Sennaciulo, n-roj 246-258 (junio–septembro 1929)

La numeroj 246 ĝis 258 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (12 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.

Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.

← Antaŭa parto · Sekva parto →

N-ro 246, 20-a de junio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 246 — APERAS SEMAJNE — 20. Junio 1929

[BILDO p.1 | 42,4,56,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA FILOZOFIO DE L’ MARKSISMO

La marksismo havas kiel filozofian bazon la materialismon. Hodiaŭ estas bonmode en burĝaj rondoj deklari la materialisman filozofion arkaika. Kelkaj fizikistoj eĉ, subtenataj cetere de metafizikistoj, revas pri senmateria fiziko. Ŝajne ili volas revenĝi sin kontraŭ la materialistoj, kiuj provas realigi psikologion senaniman, bazitan nur sur faktoj de fizika speco, facile observeblaj kaj konstateblaj.

Ni ne pensas pri “arkaiĝinta” materialismo. Ni certe transirus en la idealistan tendaron en la sama tago, kiam niaj idealistoj eltrovus la arton pensi sen cerbo, digesti sen stomako, produkti sen produktrimedoj kaj naski infanojn sen rimedoj por reproduktado, per senkoita¹ gravediĝo…

Ni konstatas, ke nenio en la Marksa materialisma koncepto kontraŭdiras al la modernaj teorioj pri materio. La materialismo de Marks baziĝas ja sur sia dialektika metodo, por kiu ĉio estas movo kaj nenio fiksiĝas en formoj rigidaj. La “animo” mem de l’ marksa materialismo estas la “ĉio fluas”, la “neeblo eniri dufoje la saman riveron” de l’ antikva pensulo Heraklito. La materio povas dissolviĝi en “movon”, en “energion”, en “elektronojn”: neniel malpraviĝas per tio la materialista koncepto pri l’historio.

Sed fakte ĝis nun ĉiuj historiistoj, grandaj aŭ malgrandaj, depost Herodoto (484—425 antaŭ Kristo) ĝis nia epoko (kun malmultaj esceptoj) forgesis, ke por fari historion, necesas unue vivi, kaj por vivi, necesas produktadi; kaj, por produktadi, devas ekzisti sistemo de produktrimedoj kaj de sociaj rilatoj.

Kion oni trovas ekzemple en la Universala Historio de Lavis kaj Rambo (fr.: Lavisse kaj Rambaud), verko dekdu-voluma, grandformata kun dekdu mil paĝoj? La armeo da specialistoj, kiu ĝin prilaboris, kunportis artikolojn pri militoj, bataloj, diplomataj intrigoj, historioj de reĝaj alkovoj, nomenklaturon de literaturaj kaj artaj verkoj. Burĝoj kun klasa intereso skribas en tiaj verkoj sian historion. Vane oni serĉas ion pri la elementoj de l’ tuta vivhistorio: la ĉiutaga batalo pro l’ ekzisto, la sociaj klasbataloj pro la superregado, la historio de l’ laboro kaj de la laboristoj, de l’ produktado kaj de la produktantoj.

Se oni volus provi kompreni per tiu multpeza volumaro, kies filozofia valoro tamen estas nula, la mondmiliton, la rusan revolucion aŭ aliajn aktualajn temojn, oni ne sukcesus. Tiom malpli oni trovos ion pri la estonto de la laborista klaso. Tio tamen ne estas miriga. La oficiala kaj tradicia Historio troviĝas pendigita en aeron, sen materia bazo.

La marksismo ĉesigas tiun ĉi idealistan metodon, kiu daŭras depost jarmiloj. Ĝi deklaras, ke la maniero de produktado de ekzisto-rimedoj, kun siaj sociaj konsekvencoj, formas la bazon de ĉia historia vivo. La Historio ĉesas esti fantomaĵo, batalo de Don-Kiĥotoj kontraŭ ventmueliloj ideologiaj. Ne plu estas historio pri rabistoj-politikaj kaj diplomataj. Estas peniga batalo pro la disdivido de l’ terglobo, pro la posedo de l’ grundo sociigita, pro la riĉoj produktitaj de la laborularo.

Ankaŭ ĝi estas la malrapida, fervorega konkirado de l’ naturaj fortoj metataj de la scienco je la servo de l’ produktado de ekzisto-rimedoj.

La tute primitiva kvazaŭ tute muskola produktado de l’ sklavoj kreas la antikvan socion. La ventmuelilo karakterizas la feŭdan socion. La meĥanika ilo, la vapormaŝino kreas la kapitalisman socion. La elektrigo de l’ produktado liveros la materian bazon por la socialismo, kiu havas kiel celon la prosperon de ĉiuj.

La materialisma histori-koncepto plifaciligas tiel la komprenon pri la vera irado de l’ okazoj. Ĝi donas sencon al la historio, faras ĝin klara kaj komprenebla. — Marks diris al la socio: “Diru al mi, kion vi fabrikas kaj per kiaj rimedoj, diru, kion vi vendas, kaj mi diros al vi, kia vi estas.” La historio ĉesas esti enigmo, rebuso.

* * *

Ni devas klarigi ankoraŭ la dialektikan metodon. Prave oni alnomis la marksismon: “la algebro de l’ revolucio”. Efektive, la historia idealismo limigas la historion al interpuŝiĝo de ideoj, de opinioj, de pasioj, el kiuj laŭdire devenus “la progreso”. La dialektika metodo de Marks fosas pli profunden. Ĝi transformas en problemon tion, kio estas certo por la idealista historiisto. Ĝi faras multoblajn demandosignojn — De kie venas la novaj ideoj? — Kiel kaj kial estiĝas ŝanĝoj en la konceptoj kaj la institucioj?

Kaj la dialektika metodo konstatas jenon: Ĉiu socio konsistiĝas el sociaj fortoj kontraŭaj, el kiuj ĉiu ludas sian rolon en la produktado. Tiuj ĉi fortoj reprezentas interesojn kontraŭstarantajn unu la alian. La unuj estas konservativaj. Ĉar ili celas konservi la privilegiojn, ligitajn kun la malnova produktmaniero. La aliaj estas revoluciaj. Ili kontraŭbatalas la malnovajn privilegiojn por la intereso de novaj produktofortoj. Ili batalas pro la vivo kaj la potenco. Kontraŭbatalante la malnovajn klasojn, la novaj sociaj klasoj kreas samtempe la materiajn kaj sociajn kondiĉojn por nova monda ordo. Kaj la Revolucio plenumiĝas.

Ĉiu scias, ke la infano, antaŭ ol naskiĝi, troviĝas tute antaŭformita en la utero de tiu, kiu ĝin portas. Anstataŭigu tiun ĉi konatan fakton per same konataj objektoj: kapitalista klaso, laborista klaso, meĥanika ilaro, koncentrigo de produktorimedoj, politika povo. Kaj anstataŭ la ĝenerala formulo “algebra” vi havos la historion pri la naskiĝo de nova reĝimo.

Kaj vi povos klarigi al dekjara infano, ke la kapitalista klaso, akaparante fabrikojn, minejojn kaj maŝinojn, kunigante krome en la industriaj centroj laboristojn po milionoj, fosas sian propr-

¹ Koiti = sekskuniĝi.

— paĝo 2 —

370 — SENNACIULO

an tombon. Ĉar la klaso laborista, koncentrita kaj organizita, kiel la kapitalo, povos diri iun tagon: “Kion mi produktis, estas mia!” Kaj forprenante la povon, ĝi prenos fabrikojn, minejojn kaj maŝinojn.

Marks nomas tion la historia dialektiko. Alivorte: ĉiu socio produktas sian propran tomb-fosiston. Kaj samtempe ĝi produktas ankaŭ la elementojn de nova socio: la homojn kaj instrumentojn de laboro.

Certe ĉiu K-do komprenas tiujn klarigojn, ĉar li mem travivas ĉiujn tiujn aferojn en sia laborejo, eĉ ne pripensante tion. La marksista filozofio estas la filozofio de l’ proletaro ekspluatata sub la reĝimo kapitalista. Tiu ĉi reĝimo laboras senkonscie kaj, senscie al la liberigo de l’ homaro el sia propra jugo. Kompreneble necesas, ke la proletaro helpadu al tiu procezo.

Laŭ Karlo Rapopor (fr.: Rappoport) kompiltradukis N. B.

LA BRITA MINISTO KAJ LIA MONDO

EKZEMPLO KLASIKA DE LABORIST-EKSPLUATIĜO

(Fino. Vidu antaŭan n-on)

Multaj virinoj jam demandis konsilon pri nasklimigo. Tion efektivigi kostus nur 2 ŝilingojn (= 0,50 dol.), tamen ili estas tiom malriĉaj, ke ili ne povas elspezi ĉi tiun sumon kaj anstataŭe riskas la naskiĝon de nova ido. En urbo Brajnmoŭr (angle: Brynmawer) el 10 mil loĝantoj laboras nur 400, nome butik-helpistoj, instruistoj ktp. En la karb-industrio, en majo 1928, estis senlaboraj 161 300 personoj kaj duonlaboris 84 290: tio ĉe la fino de vintro, en printempo estas altega nivelo, ĉar tiu ĉi periodo signifas multe da laboro.

La senlaborula mizero

Multaj jam ĉesis esti “asekureblaj” kaj pro tio ne aperas en la registaraj ciferoj. Kaj multaj ekspertoj ja duobligus tiun oficialan kalkulon. Tamen la gazetjo [?] ankoraŭ presigas titolojn: “Brila estonto” — “Senlaborulaj nombroj falas en tiu ĉi monato”. Ili falis nur, ĉar iuj laboristoj ne plu ricevas subvencion, sed vagas elreligitaj en la mondo. La parlamentano por Don Vale (Valley) diris: “Se vi volas koni la vivkondiĉojn, vizitu la malantaŭon de l’ domoj dum lundo, la lavotago. Tiam vi vidos — ĉemizojn riparitajn per dek diversmaterialaj pecoj, apenaŭ unu virinan subvestaĵon; multaj ne havas duonŝtrumpojn, sed surmetas botojn sen ili. La virinoj timas konsulti kuraciston, ĉar ili ne portas ĉe si subvestaĵojn.”

La gazeto “Ĉiutagaj Novaĵoj” (Daily News) raportis, ke dum la Armistica¹ Tago en Nantiglo memorservo ne povis okazi en la kapelo antaŭ 7.45 h. vespere, ĉar la viroj ne posedis vestaĵon sufiĉe decan por porti ĉe la tiutaga parado. Ili havis bonajn vestojn por militiri en Francion, sed nun — —!

Malsatantaj patrinoj

Nun iom pri la patrinoj. Tiuj patrinoj, kiuj venas al la infan-konsilejo (angle: “Child welfare centres”) montras klarajn signojn de nutromanko, — raportas la sankontrolisto por Okcidenta Jorkŝe. “Kiam patrino volas konsilon, kiel nutri la infanon, mi konsilas, ke la ido suĉu ĉe la mamo dum dek minutoj, eĉ se neniu lakto responde venas, ĉar tiel ekscitiĝas la laktoglandoj. Poste la infano povas ricevi aldonan nutraĵon el botelo.” Sed estas tute neeble por ili plenumi tiun konsilon. Spite la plej persista peno dum tri semajnoj aperas neniu lakto. Malsata, premata, zorgplena patrino neniel povas provizi lakton. Kaj ĉi tiu neebleco nutri la novan idon memevidente plialtigas la vivkoston de l’ familio.

¹ Batalhalta.

[BILDO p.2 | 39,36,64,63] Desegnaĵo: patrino kun klinita kapo premas al si malgrandan infanon.

Bildo de K. Kolvic

La porlaborista salajro estas ja minimuma, kaj vi mem povos imagi, kiel vivas la senlaborulo, kiu kun edzino ricevas subvencion de 26 ŝil. semajne (= ĉ. 6 dol.) kun aldono de 2 ŝil. por ĉiu infano. En multaj okazoj tio estas nur 25 ŝil. por viro, edzino kaj ido, ofte donataj en formo de manĝ-biletoj, kiujn la terposedanto ankaŭ akceptas anstataŭ mono pro lupago de domo. En la Blenen (Blainan)-distrikto, kie la kooperativo provizas la plejmulton da manĝaĵo, la jara vendo falis de £ 80 000 al 20 000 dum kvar jaroj, malgraŭ ke la loĝantara kvanto restis pli malpli la sama.

La butikistoj ankaŭ suferas. En strato de Kimria vilaĝo vi povus vidi sep fermitajn butikojn, kaj la samo estas fakto en la distriktoj Suda Stefordŝe (Staffordshire), Jorkŝe (Yorkshire), Darem (Durham) kaj Northŏmberlando. En unu urbeto vi povus vidi tridek malplenajn vendejojn. Kio okazas al tiuj eksbutikistoj, neniu scias. Ili ricevas nenian subvencion, ĉar ili ne estas laboristoj. Unuj sidas hejme en malespero, aliaj malaperas el la distrikto.

Ĉe la monpruntejoj

La dom-problemo ja prezentas kuriozan flankon. En ĉiu minista distrikto vi povas promeni laŭlonge de tuta strato, kies postmilitaj domoj konstruitaj laŭ ĝardenurba plano estas ĉiuj malplenaj. Dum en la proksima strato troviĝas 2—3 familioj kune loĝantaj en unu dometo, por tiel ŝpari je lupago. Aŭkciosalonoj estas plenplenaj per meblaro, kaj la monpruntisto ne plu donas monon kontraŭ vestaĵoj, kudromaŝinoj ktp., ĉar li scias, ke la pruntinto neniam plu revenos por ilin repreni. Vestaĵo, por kiu li donus en bonaj tempoj 10 ŝil., nun malfacile pagiĝas per 5 ŝil.

Oni aŭdas multajn fanfaronojn pri la registara plano transkonduki homojn el bankrotaj al prosperaj distriktoj. Sed en ĉi tiu lando mi ne scias, kie troviĝas eĉ unu tia prospera distrikto.

Degeneranta junularo

Ekzistas en Suda Kimrio, sed ankaŭ en aliaj min-teritorioj miloj da junuloj, 20-jaraj, kiuj depost la forlaso de l’ lernejo antaŭ ses jaroj, ne laboris eĉ unu solan tagon. Eble ĉi tiuj junuloj estiĝas al plej grava problemo por la socio, eĉ pli grava al la malsataj patrinoj. Almenaŭ la virinoj restas hejme, pasive suferas kaj sin oferas. Ili ne fariĝas minacaj nek danĝeraj, sed apenaŭ ĉirkaŭe promenas duonvive naskante malfortulidojn. La junuloj vagadas, pretaj por ĉiu malbonago, tute ne disciplinitaj, duonnutritaj, en ĉifonoj, kiuj ne permesas al ili sin respekti.

Ili minacas al la socio kaj fariĝas krimuloj. Ili naskas neleĝajn idojn, kies patrinoj apenaŭ maturiĝis. Ili senhezite diras, kiam oni riproĉas kontraŭ ili: “Kial ne? La maljunuloj metis nin en ĉi tiun ĥaoson, ni ne petis pri naskiĝo. Nun iu ajn, kiu volas, povas nin subteni.” Unu, du glitas en la armeon aŭ militŝiparon; aliaj, kiuj ne povas plenumi la minimumajn korpopostulojn, faras etajn krimojn, ŝtelas karbon ktp., kaj ĉar ili ne povas pagi la monpunon, ili iras suben al la malliberejo.

Tiu ĉi bildo estas maldolĉa. — Precipe por eks-soldato, kiu kredis batali por lando, taŭga por herooj, estas maldolĉe resti tiel devige senokupa. Vidi sian hejmon malaperi gradon post grado en la publika aŭkcio, vidi siajn idojn subtenataj pro filantropio, vidi sian edzinon morti ĉe siaj piedoj, vidi siajn junajn posteulojn, pro kiuj li tiom fieris kaj esperis, ilin malbeni, ĉar li ilin naskigis. Estas maldolĉe por tiuj viroj, multe da ili religiaj, aŭdi siajn filojn prediki ekstreman ateismon kaj esprimi ĉiujn blasfemojn, kiuj laŭkrede irigos ilin al la infera fajro.

Sed eĉ ekzistas pli granda malbono, t. e. la maniero, laŭ kiu ili ricevas la subvencion. La administranto diras al ili: “Vi ne vere serĉas laboron.” Tia malvero! Kiel estas eble fari tion, se mankas ĉia labor-ebleco, se la ŝaktoj restas fermitaj, se eĉ la pumpiloj ĉesis funkcii. Rifuzo de subvencio al ili signifas tutan ruiniĝon. Fraŭloj ricevas nenian subtenon, ili aŭ vivas ĉe amikoj aŭ vagadas. Kiom longe la paroĥoj subtenos la senlaborulojn, neniu scias. Ĉe unu paroĥo en Bedvelti (Bedwellty), ĝia

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 371

ŝuldo al la registara departemento estas unu miliono kaj centmilo da funtoj sterlingaj (ĉ. 5½ milionoj da dol.), por kiu la rentumiĝo semajna estas mil funtoj (ĉ. 5 mil dol.).

Konkludo

Kaj la elirejo? — Oni povas akuzi min pro partieco, se mi fingromontras al la akiroj de l’ akciuloj kaj terposedantoj. Sed mi interesiĝas pri tiu unu fakto. Mi konas eĉ ne unu inter tiuj uloj, kiu devus vagadi “serĉante laboron” kun malplena stomako kaj rompitaj botoj, lasante hejme nenormalan idon kaj edzinon sen subvestoj. Sed mi konas multajn ministojn en tia situacio.

Iu direktoro de Fer- kaj Ŝtalo-Kompanio (angle: Tredegar Coal & Iron Co.) mortis en lasta oktobro kaj postlasis sian tutan posedon — 60 mil funtojn (= ĉ. 300 mil dol.) al la “Reĝa Societo por malebligo de krueleco al bestoj”. El la ministoj, kiuj mortas, ne multaj postlasas sufiĉon eĉ por enteriĝi.

Leonora Eyles.

Trad. laŭ la revuo “19-a jarcento” (jan. 1929) I. Floro.

FRANCA SUDANO

(Daŭrigo. Vidu antaŭan n-on.)

La historio de Sudano, same kiel tiu de eŭropaj landoj, estas riĉa, multeŝanĝa. Oni maldetale konas ĝin, sed oni scias, ke vilaĝoj, triboj, gentoj ade intermilitis. Kelkfoje iuj gentoj sukcesis militakiri kaj ŝtate organizi vastajn regionojn. Ankaŭ iufoje Marokanoj koloniigis Nigeran Sudanon. Tamen, malgraŭ la ofta malpaco, Nordafrikanoj kaj Sudananoj, precipe Nigeranoj, konstante negocis. Ĉi tiuj interŝanĝis siajn oron, eburon, strutplumojn, felojn, gumon kaj aliajn varojn kontraŭ ŝtofoj, ledaĵoj, juveloj, armiloj, salo k. a., enportitaj per dromedaraj karavanoj tra Saharo.

[BILDO p.3 | 27,36,62,54] Foto: kovrita boato ĉe la bordo de larĝa rivero, kun arboj maldekstre kaj ilia spegulbildo en la akvo.

La salo estis treege multekosta pro sia malofteco. Ĝin oni enportis precipe el malproksimaj minejoj en Saharo. Eĉ ankoraŭ nun indiĝenoj de malproksimaj vilaĝoj ofte preferas salon anstataŭ mono, kiam oni aĉetas ion al ili.

Prosperaj komercaj rilatoj kun la Nordo

Sekve de la daŭraj negoc-interrilatoj, la nordafrikanoj inokulis multe el sia civilizo al la primitivaj negroj, kiuj el fetiĉistoj fariĝis mahometanoj. Sed en sia nova religio ili konservis multe el la fetiĉista. Ili ne estas fanatikaj, kiel ekzemple la araboj. La negraj mahometaninoj ne vualkaŝas sian vizaĝon kaj estas pli liberaj, pli sendependaj ol arabinoj.

Pro sia taŭga situacie Tombuktu fariĝis la koro kaj la cerbo de Nigerlando. Sojle de la dezerto, je kvin kilometroj norde de la granda rivero, ĝi estis kvazaŭ haveno, kien alfluis la riĉaĵoj de l’ ĉirkaŭantaj negraj landoj por esti ŝanĝitaj kontraŭ la varoj enportitaj de Norda Afriko. Ĝi havis faman negran universitaton, en kiu oni instruis precipe pri religiaj aferoj.

La prospereco de Tombuktu iam disfamiĝis ĝis Eŭropo, sed la eŭropanoj ĝis la franca okupado ne sciis multon pri tiu malfacile kaj danĝere alirebla urbo kaj pro tio nomis ĝin la mistera. Nuntempe ĝi estas negrava urbeto, kaj nur ruiniĝantaj moskeoj atestas pri iama prospereco.

De kelkaj jaroj Bamako estas la nova negoca centro kaj ĉefurbo. Ĝi oportune kuŝas ĉe vojkruciĝo: fervojo ĝis Dakar, rivervojo almonte ĝis Tombuktu kaj plue kaj alvale ĝis Kurusa¹, de kie fervojo iras al atlanta franca haveno Konakri². Pli kaj pli Bamako fariĝas grava. Antaŭmilite ĝi estis malgranda vilaĝo. Nun ĝi nombras pli ol 25 mil loĝantojn, el kiuj nur ĉirkaŭe 800 estas eŭropanoj.

Sociaj, religiaj moroj

La Korano estas la fundamento de l’ socia organizado de l’ negraj mahometanoj, kvankam ili konservis multajn regulojn kaj kutimojn de sia malnova fetiĉa religio. En ĉiu vilaĝo, la “marabuto” — mahometana pastro — zorgas pri ĉiuj religiaj kaj civilaj aferoj (geedziĝoj, naskiĝoj k. s. ceremonioj). La vilaĝestro zorgas pri ekonomiaj kaj iam militaj aferoj. Nun li estas respondeca antaŭ la francaj administrantoj.

Ekzistas ankoraŭ du gravaj personoj: la sorĉist(in)o kaj la poeto-kantisto indiĝene = grio). Al la unua oni atribuas heredajn sorĉkapablojn kaj ĝi sin okupas precipe pri kuracado. La dua kun primitiva kordinstrumento iras de vilaĝo al vilaĝo, kie oni dungas lin okaze de festo aŭ festeno, por muzikludi kaj kanti. La negroj ŝatas multe “tamtami”, t. e. danci akompanate de orkestro kun primitivaj instrumentoj. La unutona, stranga muziko neniel similas tiun de civilizitaj landoj, eĉ ne tiun de la negraj orkestroj — “jazoj”.

Kiel mahometanoj, la negroj estas poligamiuloj kaj aĉetas siajn edzinojn. Ofte la junulinoj estas fianĉaj, kiam ili estas ankoraŭ infanoj, eĉ iufoje tuj post sia naskiĝo. Kiam la fianĉino viriniĝas, ne atentante pri ŝia aĝo, oni permesas al la fianĉo edziĝi kun ŝi. Tial la negrinoj estas ĝenerale edzinigataj tre junaj, de ĉirkaŭ la 12-a jaro. La geedzoj ŝatas naski multe da infanoj, kaj naskiĝo de filo pli kontentigas ilin ol filino. Ili klarigas, ke filinoj estas vendotaj, kaj konsekvence post vendado havas nenian devon kontraŭ siaj gepatroj; male la filoj estas leĝe devigataj ĉiam zorgi pri flegado kaj vivrimedoj al siaj gepatroj, kiam tiuj ĉi fariĝas malsanaj aŭ maljunaj.

¹ France: Kouroussa. ² France: Conakry.

Vestado kaj loĝado

La kostumoj de la negroj estas diversaj. Iuj estas pli malpli riĉe vestitaj, aliaj ĉifone. Iuj, precipe en la vilaĝoj, apenaŭ kaŝas siajn seksorganojn. Ĝenerale ili sin vestas per simplaj, larĝaj, praktikaj vestoj el malpezaj kotonaj ŝtofoj. Hejme kaj dum laboro, eĉ sur la strato, la geviroj havas ofte la bruston senvesta. Genegroj multe ŝatas la kolorriĉajn ŝtofojn kaj la juvelojn. Nun en la urboj multaj viroj emas sin vesti kiel eŭropanoj. La negocistoj, kiuj tiras profiton el ĉio, vendas al ili vestaĉojn eluzitajn kaj malfacile vendeblajn en Eŭropo.

De la vidpunkto de higieno la Sudanaj negroj estas ĝenerale puraj; ĉiutage ili lavas kaj ofte banas sin. Male la Tuaregoj kaj Maŭroj estas malpuraj, eble pro la manko da akvo en la regionoj, kie ili loĝas.

La loĝejoj estas primitivaj dometoj masonitaj tute el premita tero kaj tegmentitaj el pajlo. Ili havas ĝenerale nur unu ĉambron, malofte du aŭ tri. Ĉiujare estas necese stuki la murojn, ĉar la torentaj pluvoj facile difektas ilin.

La karaktero de la negroj

Malgraŭ la araba civilizo la negroj de Sudano restis relative primitivaj kaj tial havas infanecan karakteron. Kiel infanoj, pri io ajn ili ridas kaj amuziĝas. La klimato igas ilin apatiaj kaj mallaboremaj. Ŝparo, profito, antaŭzorgo estas vortoj nekonataj de ili. Ili vivas laŭtage, ne antaŭzorgante, ne agante pri eblaj okazontaĵoj. Ili kontentiĝas per streĉa minimumo por vivi. Fizionomie ili aspektas malseveraj, afablaj, inteligentaj, kaj vere estas tiaj. Tiuj homoj estas vere indaj ne je kapitalista, sed je vera civilizado, kiel la socialismo konceptas ĝin. (Finota.)

13 706.

POR NIA DISTRO

[BILDO p.3 | 62,75,91,91] Karikaturo: viro kaj virino starantaj apud barilo, malantaŭ kiu bovino kun kornoj rigardas ilin; super ili flugas birdoj.

“Ne kisu min, kiam alrigardas la bovino, aliel mi ruĝiĝos kaj ŝi ekatakos nin.”

— paĝo 4 —

372 — SENNACIULO

EL USONO

Se la laboristo ne povus legi, eble li vekiĝus, ĉar en Usono la ĵurnalaro estas dormigilo. Laŭ raporto 50 milionoj da ekz-oj da ĵurnaloj vendiĝas en Usono ĉiutage. La reklamado regas la ĵurnalaron, ĉar laŭ oficiala statistiko la posedantoj de la ĵurnaloj ricevis dum 1927 por reklamoj $ 724 837 083, por abonoj $ 252 811 104. Same en revuoj, gazetoj ktp. por reklamoj oni pagis $ 305 383 936, por abonoj $ 176 656 640. En la tuta pres-industrio 261 671 laboristoj ricevis mezan salajron (dum 1927) de $ 1808 dolaroj. Eldoniĝis libroj en tiu jaro jene: pri scienco kaj tekniko, 2 392 044; pri sociologio kaj ekonomio, 875 191; pri terkulturo, 282 861; pri filozofio kaj religio, 22 220 536. Sed romanoj nombriĝas je 36 533 507 volumoj kaj la porjunula libraro je 31 047 094.

Reklamkaptilo, distrilo, forgesilo, sed nur malplejparte edukilo, jen rolo de la presilaro nuntempe.

* * *

Longtempe kaj laŭte la usona farmisto plendas pro la malalta prezo de greno ktp., kiun li volas vendi, kaj pro la alta prezo de fabrikaĵoj ktp., kiujn li devas aĉeti. Spite la fakto, ke Huver fanfaronas pri “malglata individuismo” (angle: rugged individualism) li nun favoras kolektivan registaran helpon en la organizado de kooperativoj, per kiuj la farmistoj kolektive aĉetas kaj vendas kaj kredeble eksportas siajn produktojn. Ankaŭ li kaj la Senato favoras tarifon.

* * *

Eĉ en necesejo oni sukcesas kolekti argumenton por esperanto. Ĉar tie mi rimarkis, ke usona firmo devas presi la banderolon por “tualet-papero” en la angla, japana, ĉina, germana, itala, hebrea, — sume en 10 lingvoj!

(488)

Plifirmiĝo de l’ faŝista reĝimo en Polio

La ega subpremado kaj turmentado al la laborista klaso, al la vastaj popolamasoj, fare de Pilsudski kaj lia tielnomata “Majregistaro”¹, ankoraŭ ne atingis la plej altan gradon. Ni ne devas nin trompi. La faŝista reĝimo ne tiom rapide cedos sian lokon al proleta sociordo. Konstatebla estas la malo. La nuna renovigita registaro plifortiĝas, plipotenciĝas de tago al tago. La sistema militigo de l’ lernejoj, sub trompa masko de “korpkulturo”, pludaŭras. La pormilitaj elspezoj kreskas senĉese kaj premegas la malriĉiĝintajn urbajn kaj vilaĝajn laborulojn. Anstataŭ loĝejoj kaj lernejoj oni konstruadas kazernojn kaj malliberejojn. Oni starigas firman baron kontraŭ la ribelontaj amasoj.

Karakteriza por la situacio estas ĵus aperinta libro, eldonita de la Instituto por Arme-scienco, sub titolo: “Stratbataloj”. Aŭtoro estas iu Stefan Radecki, regimentestro ĉe generalstabo. Tiu ĉi oficiala “aktuala” libro meritas ioman priparolon. Ĝi enhavas sur 286 paĝoj vere senhontajn regulojn kaj instrukciojn, kiel mortigi la amasojn, kiel mortpafadi la popolon ribelantan. Ne eblas citi la bestecajn diraĉojn; mi prenu nur unu eltiraĵon, kiun mi tradukas laŭ la originalo (forlasante kelkajn tekstojn). Tie estas skribite:

“Ĉiuj ribeloj komenciĝas per manifestacioj de la amasoj. Por ilin kontraŭbatali necesas sci-koni la amaspsikologion kaj ankaŭ la plej trafajn rimedojn kontraŭefikantajn.

“Ĉiu izolulo estas plejparte kvieta kaj respondeca, sed ĉiu organizita amaso freneziĝas kaj blinde, senkonscie ribelas. La sola unika rimedo por ĝin trankviligi estas — potenca armilaro.

“La unua kondiĉo — ne permesi al la homoj amasiĝi kaj dispeli, dispecigi la unuajn grupetojn. Ne sukcesante, oni devas plej rapide perforte disbati la obstinulojn.

“La agoj devas esti energiaj kaj fulmrapidaj. Ĉiu homamaso estas dekomence hezitema kaj nedisciplinita. Sekve la militestro devas eluzi la ĝustan momenton por subpremi la revoluciemajn intencojn de la amasgvidantoj. La soldataro nepre elmontru sian kuraĝon kaj fortan decidvolon. Per tiaj agmanieroj ĝi elvokos al si respekton kaj timemon inter la kolektiĝintaro.

“Neniaj alproksimiĝoj nek interparoloj inter la soldatoj kaj la amaso estas allaseblaj. Se oni havas kontraŭ si organizitan amason, oni devas nepre senkondiĉe kaj plej rapide uzi armilojn. Se la manifestantoj intencas alproksimiĝi al la militistaro por agiti aŭ senarmigi ĝin, oni devas signali dufoje per fajfilo kaj tuj poste — armilaro. Komence oni ordinare uzu nur bajonetojn kaj pafiltenilojn. Se tio ne efikas, devas sekvi paffajro!

“Akre kaj kategorie estas forigenda la ĝisnuna aserto, ke la militistaro ne ekpafos la unua; tio esas malĝustaĵo. Ni — la fidela soldataro — devas ĉiam ekkomenci!

“Neniaokaze oni rajtas ekpafi aeren, ‘blinde’, nur por ektimigi; tio elvokas malestimon kaj malŝaton al la armilaro flanke de la amaso. Oni pafcelu ĝustmaniere, por ke la amaso ne opiniu la aferon “ludilo” kaj malrespektu ĝin.

“La pafado devas esti direktata rekte en la homamasojn. La plej bona celo de l’ pafoj estas la piedoj. Ofte la amasgvidantoj sendas renkonte al la pafantoj virinojn kaj infanojn kaj malantaŭ la lastaj la ribelularo mem provatakas la militistaron. Tiuokaze oni devas disbati la unuajn virin- kaj infanvicojn kaj forpeli ilin per bajonetoj kaj alia “malvarma armilaro”, kaj en la sekvantajn

¹ En majo 1926 okazis la diktatoriĝo de Pilsudski.

LA MORTO DE LA VIRGULINO

(Fino. Vidu n-on 244)

Jen estas fasko da faktoj, eltiraĵoj el samtempaj kronikoj, dokumentoj, eĉ el la — certe nesuspektindaj — spezlibroj. La legintoj konkludu mem.

Miaflanke, mi jam ne dubas pri la bruligo de Johanino d’ Ark. Mi ne dubas, ĉar el tiuj faktoj mi ne povas ne konkludi, ke ŝi ne estas pereinta en flamoj en Ruan (Rouen) en j. 1431. Mi ne dubas, ke ŝi postvivis “sian morton” kaj rezigninte je kavalira gloro, kiun ŝi certe estis meritinta¹, en trankvila edzina stato, kiel feliĉa edzino kaj bona patrino, ĝisvivis siajn tagojn.

Certe — tiaj “miraklaj” savoj okazas malofte. En historio ĉiu eksterordinaraĵo devas veki nian pravan suspekton (ekz. la fama historio pri rusa pseŭdocarido Demetrio en XVII. jarcento). Tio tamen ne pruvas, ke ili absolute ne povas okazi.

¹ Ŝi estis unu el la unuaj armeestroj, kiuj komprenis la gravecon de artilerio kaj sciis ĝin lerte uzi.

Kiel do kreiĝis la legendo? Kial la pastraro false aŭ malfalse, konscie aŭ nekonscie pri la vero trumpetis laŭtege pri la martireco, sankteco, virgeco ktp. de Johanino? Tutsimple: bruligo de iu persono en Ruan (en j. 1431), kiun la angloj nomis Johanino d’ Ark, estas fakto nekontraŭdirebla. Kaj tiu fakto estis bela materialo por legendo. Ekzistis ja aliaj, samkiel la Virgulino, bravaj heroinoj samtempaj — Katerino de Roŝel (fr.: Rochelle) kaj Petrino la Bretonino (fr.: Pieronne la Bretonino). Kial iliaj nomoj forgesiĝis? La morto faris Jesuon dio; Johanino almenaŭ en legendo devis morti martire por akiri gloron. Ŝiaj koleginoj estis simplaj virinoj. Ŝi devis resti virgulino, por ke oni povu proklami ŝin sankta. Ĉu povus ja esti sanktulino la postvivinta honesta edzino kaj patrino? Tio ja spitus ĉiujn konceptojn de mezepoko! La legendo devis kreiĝi, oni devis forgesi la realan vivon de l’ heroino, kaj la pastraro devis subteni la legendon por eviti riproĉojn pro la maljusta kondamno.

La rehonoriga proceso en j. 1455 esploradis ne la vivon de Johanino, ne la tutan aferon, sed nur pravecon de motivoj de la kondamna verdikto. Johanino cetere estis jam mortinta (en j. 1449 aŭ 1450); oni do ne bezonis tuŝi la legendon. Ĉar la legendo kaj ĝenerala opinio postulis rehonorigon, oni ĝin devis fari por ne malamikiĝi kun la popolo. De tiam la legendo kreskis kun ĉiu jarcento. La naciismo metis sur sian standardon nomon de la “heroa Virgulino” — la Eklezio ne kontraŭstaris tion. Kaj kiam kreskanta fermento socia devigis la reakciularon kuniĝi, la Eklezio ne povis resti ekstere. En 1874 la episkopo de Orleano Düpanlu (Dupanloup) ekpledis por “beatifiko” (sanktigo) de la “sankta” heroino. Ĉi tiu pledo [?] estis pli forte ligonta al Eklezio la reakciularon por kuna batalo kontraŭ la nova “liberale” burĝa respubliko. Sed la reakciularo kaj “liberala” burĝaro havis tiom da komunaj interesoj, ke daŭra interbatalo estis neebla.

Bonege komprenis tion genia politikisto, papo Leo XIII. Se la Respubliko (t. e. burĝaro) ne volas servi la Eklezion, la Eklezio devas servi la Respublikon por ĝin sklavigi. Kontraŭstaro de franca pastraro ĉesis subite kaj por flati la naciecan senton de la Respubliko,

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 373

vicojn de l’ amasoj oni ĵetu eksplod-mortigajn manbombojn.

“Neniam kaj neniel oni kompatu la ribelantojn. Ne ŝparu kuglojn kaj — rekte en la amasojn!“

Jen vere detala kodo pri sovaĝbesta buĉado al propraj gepatroj, edzinoj kaj infanoj. Sed tio estas nur unu “floreto” el multegaj abunde florantaj en tiu libro-marĉo. Ŝajnas nenecese malŝpari vortojn por plie priparoli tiun oficialaĵon eldonitan per la mono rabita de l’ popolo — mizere ŝparitaj moneroj de la suferantaj amasoj. Vere, ne vortoj, nur agoj, akraj kaj decidplenaj, povos fine liberigi el tiu faŝisma infero!

M. G. (10 099).

★

Paĝo el infana vivo

Ekestis printempo. Ĉie degelas neĝo kaj glacio, kaj bruaj riveretoj el ĉiuj flankoj fluas al la rivero. Sur la korto kaj kamparo estas netrairebla koto, kiu devigas la geknabojn de l’ infana kolonio kunveni post tagmanĝo en sia komunloĝejo.

La geknaboj organizas kvartetludon¹ en esperanto. Nina Samijlenko, 13-jara knabino, disdonas la kartojn, kaj la infanoj komencas ludi.

— K-dino Cibulkina! Ĉu vi havas urbon Dresdeno en Germanio? — demandas Anjo Doronina.

— Jes, mi havas ĝin.

— Donu al mi!

— Jen prenu, — diras Cibulkina kaj faras indiferentan mienon, ĉar krom Dresdeno ŝi havas ankoraŭ Hamburgon kaj, se Anjo ne divenos tion, ŝi facile kolektos poste ĉiujn kvar urbojn el la sama lando.

Subite la infanoj rimarkas sian instruiston de esperanto, kiu eniris la ĉambron kaj staras apud la pordo.

— Nu, infanoj, ĉar la vetero estas hodiaŭ malbela kaj neniu el vi promenos, ni skribu kolektivan leteron al geknaboj de Magdeburga popollernejo. Ĉu vi konsentas?

— Ho jes, jes! — ĝoje ekkrias la infanoj, kaj tuj la kartoj estas forĵetitaj.

Ĉiuj altabliĝas kaj proponas diversajn temojn por korespondaĵo. Finfine, per komunaj fortoj, la letero estas verkita, kaj ni komisias transskribi ĝin al Mara Kudrenko, kiu havas belan skribmanieron.

Poste la instruisto organizas ĥorkantadon. Bele kaj potence sonas elektitaj el SAT-Kantaro kantoj de diversnaciaj popoloj. Sed kun la plej granda vervo kantas la infanoj kanton verkitan de l’ instruisto “Nia kolonio”, kiu vekas iliajn plej bonajn sentojn. Ĝi estas kantata laŭ la melodio de fama studenta latinlingva kanto “Gaudeamus igitur…” Jen estas la paroloj de tiu ĉi kanto:

Ĝoju, ĝoju, la infanoj, Dum ni junaj estas. En infana kolonio Lernas ni internacian :: Lingvon esperanto ::

Vivu nia kolonio, Knaboj kaj knabinoj, Vivu niaj instruistoj, Edukistoj, ĉarpentisto, :: Ankaŭ la forĝisto! ::

Ni promesas bone lerni, Esti diligentaj. Estu nia kolonio Kvazaŭ unu familio, :: Kvazaŭ unu gento. ::

Ne moku, kara leganto, ke la infanoj kantas eĉ pri forĝisto. En la kolonio li ja estas grava kaj necesa persono, krom tio SEU-ano.

Tiel pasas la posttagmezaj horoj en Loŝkarivska infana kolonio². Fremda observanto facile povus imagi, ke li troviĝas en ia Esperantio, ĉar en ĉiu ĉambro oni povas ekaŭdi babiladon, ŝercojn aŭ kantadon en esperanto.

La infanoj utiligas sian ripozon laŭ siaj individuaj inklinoj.

N. Aleksandrov (5875).

¹ Kartludo demanda kaj responda kun kvaropaj serioj.

² Ni aperigis jam artik. pri tiu kolonio en n-o 231.

★

La Poeto proleta

Mi ne kantas la amon, Mi ne kantas la ploron, La mizeron ne kantas mi larme. —

De l’ indigno la flamon, De la lukto la gloron Mi rakontas al ĉiuj senĉarme…

Mi batalas perkante, Mi batalas permane, Mi la bruston — la rokon starigas

Kontraŭ ventoj mokante; Kaj la mok’ uragane Al la lukto aliujn instigas…

— Ĉu vi estas sensenta? Ĉu vi estas senkora? — Eble iu demandos kun miro. —

— Kantu vi pri la vento, Kantu vi pri l’ laboro, — Sed ĉu florojn ne ŝatas la liro? —

— Ne! — respondos mi arde — Volas amon la koro, Ŝatas mi la herbejan ornamon, —

Sed mi staras nun garde Por la venk’ de l’ Laboro, — Mankas temp’ por kultigi la amon!

Mi pretigas militon Kontraŭ la kapitalo Por la nova sunluma vivado…

Kaj ĉe la barikado De la amo inviton Mi ne aŭdas pro bru’ de l’ batalo.

Kaj komprenu, amikoj, Ke la amo sub vipoj Kun la floroj, rompataj de hufo, —

Estas am’ de formikoj Viandaĵo dum stufo: Velkas floroj kaj sekas la lipoj

Tiam l’ amo min ĉarmas, Tiam ravas la floro, Kiam ili ne estas de l’ sklavoj…

Do, ni ĉiuj nin armas Kaj batalas kun gloro Per grenad’, bajonetoj kaj glavoj…


La epoko sunplena venos post la batal’ Kaj lumados l’ aŭror’ al la tero — Tiam nur logos nin de l’ printemp’ karnaval’, Tiam ĉarmos nin l’ am’ jam libera!…

N. S. Pargaĉevskij (11746).


la papo decidis doni al ĝi “nacian” sanktulinon. En 1894 ŝi estis proklamata “adorinda” (venerabilis) kaj en 1895 komenciĝis ŝia beatifika procedo. Tiu operacio povis efektiviĝi sen troa laboro: la pacientino estis ja mezepokulino, do, kiel multegaj aliaj, ankaŭ mistikulino. Fikso de teologia diagnozo ne estis malfacila. Ĝi ne prosperis tamen facile. Potenca ondo de libera penso trafluis Francion. Liberala tradicio estis ankoraŭ sufiĉe forta, la burĝaro ne ekkonsciis ankoraŭ klare sian intereson: kuniĝinte kun efektive liberpensa laborista movado ĝi faligis la sanktajn murojn — la jaro 1906 ŝajnis krevigi inter la Respubliko kaj Eklezio netransponteblan profundon.

Nun ne temis jam pri flato al la Respubliko: oni devis batali, batali pro ekzisteblo kaj kolekti ĉiujn fortojn al la batalo. Al siaj ŝafoj oni devis doni standardon ne nur sanktan, sed ankaŭ nacian. Ripetiĝis la samo, kio okazis en j. 1874: Johanino d’ Ark estis gvidonta denove sanktan militon — jam ne kontraŭ la eksterlandanoj, sed kontraŭ enlandaj malpiuloj, kaj en 1909 papo Pio X ŝin beatifikis. Posta kanonizo estis jam tiam decidita. La sagaca politika manovro donis siajn fruktojn. Post la milito la franca burĝaro devis forlasi liberan penson, devis turni sin reen al la Eklezio; la libera penso fariĝis en manoj de l’ proletaro danĝera batalilo kontraŭ iamaj “liberaluloj”.

La Respubliko kapitulacis; ĝi subtenis kongregaciojn, enlasis monaĥojn, redonadis konfiskitaĵon, kaj la Eklezio “mizerikorde” (kompateme) prezentis sian protekton al la pentema filo. En 1922 la franca episkoparo proklamis oficiale la Eklezion unika digo kontraŭ la ruĝa ondo. Kelkajn jarojn poste ĝi kondamnis la kontraŭrespublikan francan monarkismon. La sagaca politiko de Leo XIII praviĝis — la Respubliko dankeme klinas sian nukon sub jugon de l’ Eklezio. Adorante la “nacian heroinon”, ĝi kisas pantoflon de la papo.

— — — — —

Kiaj do estos pluaj sortoj de la legenda Johanino d’ Ark? Sorĉistino kaj herezulino, heroa Virgulino kaj sankta heroino, standardo kontraŭrespublikana kaj garantiaĵo de paco kun la burĝaro — kio ĝi fariĝos ankoraŭ?

M. Arco (909).

— paĝo 6 —

374 — SENNACIULO

DISKUTEJO

Pri la seksa temo

En “S-ulo” n-o 240 mi legis amuzan artikolon de K-do Kozako. Li bone scias elekti virinojn! Lia edzino devas esti tute moderna; sporta, bela k riĉa. Ŝi devas scii rajdi, skii, ĉasi, salti, kuri ktp. Mi emas eĉ kredi, ke li forgesis postuli de ŝi iomete da boksa ekzerco! Ŝi ne devas esti iu “timigilo”. Ŝi devas esti laŭ lia kaprica fasono. Rilate la financan vivrimedon, ŝi devas esti tute sendependa. Ŝi devas posedi sufiĉe da mono por neniam postuli de li kelkajn monerojn, ĉar male la financa kontrakto perfortiĝos.

Jes!… Mi konsentas lian preferon; sed diablo — la aferoj neniam sin prezentas tiel, kiel oni ĝin revas. Do, ni devas rigardi la mondon tiel, kiel ĝi estas k ne tiel, kiel ni ĝin imagas.

Pri la financa vidpunkto jen mia opinio: Kvankam neniu virino kuraĝas diri la veron pri tio, tamen mi estas certa, ke neniu el ili kuraĝas malkonfesi jenon: Por ke proletino povu vivi finance sendepende de l’ viro, necesas, ke ŝi rikoltu de sia laboro tiom, kiom viro ricevas, t. e. egalan salajron. Tiam ŝi ne bezonos sin submeti al la hontaj voluptaj kapricoj de l’ viro, por eviti malsaton. Do, ĉe la “laboristoj” financa sendependeco estas ĝenerale neebla en kapitalista reĝimo.

Pri beleco, mi opinias, ke neniu kulpas la naturajn difektojn. Kiu ajn sin konsideru pli valora pro sia beleco, meritas nek estimon nek adoron nek simpation de konscia persono, sed ĝian mokon k malatenton. Fieri pro sia beleco, estas insulti la nature difektitajn gefratojn. La fizionomia beleco “supervaloras” nur en la mona mondo. Sed tiu sklaviga abomena mondo troviĝas en la dekadenco k dank’ al ĝia pereo, la beleco ne “malsuper-“, sed “egalvaloros”.

La laboristino estas duoble sklava dank’ al siaj amaj kvalitoj. Ŝi vendas kiel viro sian laborforton por duono da minimuma salajro al la kapitalisto k sian korpon por la cetera duono al siaj labor-k-doj. Tiuj diboĉemaj viroj aplaŭdas feminismon nur antaŭ la oratoroj, sed baldaŭ oni trovas ilin subtenante prostituejojn per siaj superfluaj elspezoj. Paroli eĉ la papagoj kapablas; sed agi racie estas multe pli diabla.

Koncerne la fizikan vidpunkton, mi opinias, ke la unuaj instrukcioj devas esti seksaj. Por gelaboristoj la seksa eduko estas unu el la plej urĝaj. Se tiu eduko estas sufiĉe detala, ĝi liberigos ambaŭ gehomojn de multaj mallumaj antaŭjuĝoj. Ĝi helpos forigi la religian koncepton, kiu estas unu el la plej danĝeraj; enkondukos la modernajn higien-metodojn; montros la vojon de l’ sendanĝero; anstataŭigos la mistikan per la racia moralo. Unuvorte, perfekta sekseduko pli valoras ol ĉiuj sportoj elektitaj de nia K-do Kozako.

Tiu problemo estas gravega k priparolinda. Mi kredas, ke ĝi estus por SAT unu el la plej gravaj entreprenoj en kultura vidpunkto. Ni estas sufiĉe maturaj k kompetentaj por eldoni detalan verkon en tutmonda lingvo. Ni “nur volu”! La mondo atendas! For la hipokrito! Jen skizo de l’ farota verko:

Ĝi konsistu el almenaŭ kvin partoj nome:

  1. Anatomio: Klarigo de l’ seksaj anatomiaj partoj (inaj k viraj) ilustrita per kelkaj simplaj bildoj, se eblas. 2. Seksa funkcio: detale mencii la movojn, fluojn, premojn k iliajn kombinojn. Klarigi la kaŭzojn de la neeviteblaj konsekvencoj. 3. Higieno: montri, se eble per bildoj, la praktikajn higienajn aparatojn, ĝiajn aplikojn k zorgojn. Tiu ĉi punkto estas unu el la plej utilaj por verdikti (? Red.) la oftajn malsanojn. 4. Gravediĝo: esploro de ĉiuj pli bonaj procezoj k klarigo de ĝiaj aplikoj. Konsili pri la specialaj atentoj evitante tiel viktimojn de la malsperto. Indiki adresojn de tiaj vendejoj. 5. Moralo: racie k ne instinkte utiligi la materialon k konsilojn de l’ aŭtoroj. Ne trouzi la aplikadon de tiuj bonaj efikoj; aliel oni fariĝas pli sklavo de si mem ol antaŭe, ktp.

Jen, pri kio la mondo preferas aŭdi diskutojn aŭ legi en la kolonoj de “S-ulo”¹! Kaj por scii, ĉu mi pravas aŭ ne, mi petas la gelegantojn sendi al la redaktejo almenaŭ deziresprimojn pri la enkonduko de seksa eduko en nia kultura organizo.

Soares (6727).

¹ Ni jam posedas manuskripton tiuteman de K-do d-ro Fiŝer por eldono ĉe la SAT-kooperativo. — Red.

[REKLAMO p.6] Vastan aprobon trovis nia decido aperigi “S-ulo”n sur 12 paĝoj ĉiusemajne sen plialtigo de l’ abontarifo. Sed nia kondiĉo por pravigi nian agon, ankoraŭ ne estas plenumita: Post nur 6 semajnoj okazos la Leipzig-a Kongreso — 6 semajnojn vi agu, agadu k pensu konstante, ke “S-ulo” bezonas almenaŭ 4000 abonantojn!

KIA DEVAS ESTI MIA EDZINO?

La vivo estas ĉeno da gravaj problemoj, kiujn la homo devas peni solvi unu post la alia. Inter ĉi tiuj problemoj, de la 20-a ĝis la 30-a vivjaro, same por la virino kiel por la viro, troviĝas la edzeco. Grava afero, kiu kreas ĉu la feliĉon, ĉu la malfeliĉon por tuta vivo.

Ĉiu sezono de la homa vivo havas siajn proprajn kaj specialajn bezonojn: la mamsuĉulo bezonas la patrinan bruston, la infano kaj la junulo la amikecon, la ludojn, la ĝojon kuri, salti ktp. Sed la homo, pli malpli frue post la 20-a vivjaro, ne trovas sufiĉon en la supre menciitaj amuzoj; li ja estas plenkreska, li ne povas ludi kiel infaneto, li bezonas iom pli, li bezonas la amon, t. e. la virinon. Kaj jen la problemo: Kia devas esti mia edzino?

K-do “Kozako”, en “S-ulo” n-o 240, bone klarigis, laŭ siaj, verdire, kozakaj vidpunktoj, kiel devus esti SAT-anoj geedzoj. Mi ne estas kozako, mi estas eble iom pli malforta ol vi, kara K-do, sed mi povas diri, ke mi estas iom pli romantika. Vi loĝas en lando, kie regas la libero, mi, male, loĝas, kie ĉio regas krom la libero. La leĝoj de mia lando ne permesas la eksedziĝon. Pro tio mi diris, ke la edzeco kreas la feliĉon aŭ la malfeliĉon por la tuta vivo, kaj ankaŭ pro tio miaj opinioj devas esti tute nesimilaj al tiuj de alilandaj K-doj.

La virino estas por mi la ĉefa kreaĵo el la naturo. La viro posedas la forton, la virino la belon. La edzino devas esti bela, ĉarma, ĝoja kaj milda: ŝi devas esti por la viro ne la ino, sed la amikino, la kamaradino kaj super ĉio alia la patrino de siaj infanoj. Por mi ne havas specialan intereson, ĉu ŝi scias rajdi, pafi, naĝi, skermi, skii aŭ kuradi. Mi ne deziras, ke mia kamaradino estu atletino, mi nur deziras, ke ŝi estu mia plej amata amikino.

Johano Jakobo Ruso (fr.: J. J. Rousseau) diris: “La plej antikva el ĉiuj socioj, kaj la sola natura, estas tiu de la familio¹”.

Mi konsideras do la edzinon ne nur kiel amikinon de la viro, sed ankaŭ kiel ĉefan gvidanton en la familio. La viro kreas ĉi lastan, sed nur la virino ĝin kondukas tra la rekta vojo de amo kaj de feliĉo. Estas ŝi, kiu edukas kaj instruas la infanojn.

Ĉu la instruistoj? 90% el la homoj ne scius legi, se ne ekzistus la patrinoj. Kiom da infanoj pretus aŭskulti dum ses aŭ sep horoj homon, kiu laŭ iliaj infanaj pensoj rakontas nur sensencaĵojn, se ne estus la kisoj kaj karesoj de la patrinoj?

Mi mem rememoras, kiam mi estis ses- aŭ sepjara, ke mi malakceptis plue viziti lernejon, plendante, ke mi neniam scipovus dividi. Mia bona patro konsilis, karesis kaj finfine batis min, por ke mi denove ĉeestu la lernejon. Kaj estis mia patrino, kiu montris al mi, kiam mi plorante serĉis la dolĉan rifuĝejon de ŝiaj brakoj, la vojon al lernejo: Ŝiaj kisoj estis pli dolĉaj ol la batoj de mia patro; mi denove ĉeestis la lernejon kaj, iom post iom, mi lernis dividi. Do, ĝuste pro tio, mi kredas, ke la edzino devas esti klera kaj sprita, samtempe gaje kaj bonanima.

Pri la mono, laŭ mia opinio, ĉe vera amo ne ekzistas nek povas ekzisti vio nek mio, ĉar ĉio devas nepre esti nio.

La amo kreas kaj detruas sklavecon. La viro, sklavo de la virino, la virino, sklavino de la viro, jen la ĉefa deziro de geamantoj. La lipoj de la virino kaj la brakoj de la viro estas la plej dolĉaj ĉenoj.

Tion mi opinias pri la edzino kaj edzeco.

Milda Katalunio, Barcelono, 12. majo 1929.

¹ La fama filozofo plene eraris tiurilate, kiel tion pruvis la laboroj de modernaj etnografoj. — E. L.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 375

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

KIAL NUDKULTURO?

Ekskribante mi bone konscias, ke estas iom riske, paroli inter SAT-anoj pri tiu ĉi temo, ĉar granda parto el la SAT-anoj ne jam sukcesis liberiĝi de la burĝaj antaŭjuĝoj en tiu ĉi rilato. Sed ĉiurilate kaj ĉefe morale ni devas rompi kun la tradicio.

Unue do mi demandas, ĉu iu infano tute el si mem hontas pri sia korpo? Tute ne. Sed oni instruas jam al la malgranda infano, ke ĝi devas honti, kaj pro tio ni opinias, ke estas natura sento. Ĉefe ankoraŭ estas la burĝa edukado kaj la eklezio, kiuj diras al ni, ke ni devas honti pri la nuda korpo kaj ke ĝi estas senmorala. Bedaŭrinde nur estas, ke multaj gelaboristoj, malgraŭ sia eksiĝo el la eklezio aŭ aparteno al laboristaj partioj kiel aktivaj membroj, ne trovas la forton aŭ eĉ ne volas liberigi sin de la burĝa moralo. La eklezio rigardas la nudan korpon, kvankam “kreita de dio kiel majstra verko”, kiel malbonaĵon kaj senmoralaĵon, kaj multaj liberpensuloj ankoraŭ samopinias, ĉar malgraŭ la eksiĝo el eklezio tiurilate ankoraŭ havas kristanan pensmanieron.

[BILDO p.7 | 27,30,72,57] Foto: grupo de nudaj homoj kuras sur herbejo, malantaŭe arbaro kaj lago.

Sed nun al la demando: Kial nudkulturo? Nu, ĉefe mi aprobas ĝin pro sanecaj kaŭzoj. La korpo bezonas nudbanadon kaj aerbanadon. Kiu jam foje estis tute nuda dum varma tago en la libera naturo, tiu scias, kiom tio bonefikas kaj kiom libere oni sin sentas. La plej bona pruvo pri la valoro de la nudbanado estas, ke tiam la korpo ĉie bruniĝas, dum en banpantaloneto (ĉe germanaj gejunuloj progresemaj nomata “kulturĉifono”) nur ĉe la nekovritaj partoj de la korpo. Ankaŭ en akvo estas pli sanige resti sen banpantalono: oni pli bonfartas kaj malpli facile malvarmumas.

Nu jes, diros parto de la Gek-doj, vi ja pravas tiurilate. Sed kiam ambaŭ seksoj estas kune, tiam per la nuda vido de la alia sekso la homoj sekse estas ekscitataj. Nu, tio ne estas fakto ĉe normalaj homoj. La kuna nudbanado tute ne ekscitas la seksajn sentojn, ĝi eĉ kvietigas ilin; oni sentas sin pli interligata kun la naturo. Sincereco devas regi inter la seksoj kaj nudbanado apartenas al ĝi. — La belvestitaj virinoj en la dancejoj kaj kafejoj de la urboj certe pli ekscitas la seksan senton kaj voluptemon de la viroj per siaj profunde dekoltitaj vestaĵoj, silkaj ŝtrumpoj ktp.

Laŭ mia scio en Sovetio oni jam aprobas nudbanadon flanke de la registaro kaj ĝi estas pli ĝenerala ol en aliaj landoj, kie la koncernaj unuiĝoj ofte estas persekutataj. Ni SAT-anoj el la tuta mondo almenaŭ estu sinceraj ankaŭ tiurilate, estu batalantoj kaj rompu kun la tradicio. Ni antaŭenpaŝu al libera pensmaniero!

Sennaciulino (2055).

SPORTULOJ KAJ LA 9-a SAT-KONGRESO

Jam en la antaŭlasta “Sennaciula Sporta Paĝo” ni informis pri fakkunsido de sportuloj okaze de nia 9-a Kongreso en la Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo, Leipzig, Fichtestrato 32—34. Estas konate, ke nia lingvo jam estas tre disvastigita en sportulaj rondoj kaj eĉ oficiale agnoskita. Do nia kunsido altiros atenton de gvidantaj instancoj de l’ laborista sportmovado. Tamen ni ne kontentiĝu pri niaj ĝisnunaj atingoj, sed preparu nin por novaj elpaŝoj. Al tiu celo servu ankaŭ nia fakkunsido. Por doni al niaj K-doj la eblecon, jam nun prepari sin al aktiva kunlaboro, ni publikigas la provizoran tagordon de la kunsido:

Sportula Fakkunsido, okazonta je la 19-a horo de la 6. de aŭgusto en la Laborista Gimnast- kaj Sportlernejo en Leipzig

  1. Raporto de la provizora Sporta Komitato — K-do Wendt.
  2. Raporto pri la stato de la esp-a movado en la diverslandaj sportrondoj.
  3. Diskuto pri la raportoj.
  4. Elekto de Sporta Komitato.
  5. Sportlingvaj demandoj.
  6. Estontaj taskoj.

Ĉefe ni atentigas pri la dua punkto de la tagordo. Ĝis nun la stato de la disvastiĝo de esperanto en sportaj medioj nur estas malklare konata. Laŭŝajne nur en Germanio, Finnlando kaj proksimume ankaŭ en Sovetio estas konstatebla pli granda disvastiĝo de esperanto en la sportmovado. Pri la stato en Germanio eĉ ekzistas tute fidinda statistiko. Sed jam nun montriĝas, ke la simpatio de la sportuloj al nia afero ne nur estas surpapera, sed elkora. Pro tio necesas koncentrigi niajn fortojn kaj altiri novajn. Tial estas rekomendinde, ke niaj ĉiulandaj LEA-oj zorgu, ke ili estu ankaŭ reprezentataj en la Sporta Fakkunsido, kaj ke el ĉiu lando almenaŭ unu K-do prezentu al nia kunsido la deziratan raporton. Ne nepre necesas, ke la raportanta K-do estu aktiva sportulo, sufiĉas, ke li havu la firman volon aktive kunhelpi al la progreso de la afero. Dezirinde ankaŭ estus, ke oni jam nun faru proponojn al la Sporta Komitato, por ke ĝi havu la eblecon esplori ilian taŭgecon aŭ proponi sur ilia bazo pli taŭgajn. Do resume: Preparu vin por partopreni la fakkunsidon de la sportuloj okaze de nia 9-a.

Sporta Komitato de SAT.

NÜRNBERG

Nur ankoraŭ malmultaj semajnoj disigas nin de la 2. Asocio-festo de Laborista Gimnast- kaj Sportasocio de Germanio, okazonta de la 18. ĝis 21. julio 1929 en Nürnberg. Pli ol mil funkciuloj febre laboras, por fari la lastajn preparajn laborojn. Ankaŭ nia Nürnberga LEA-grupo disponis sin al la Organiza Komitato kaj transprenis laborojn, por tiel kunhelpi por ke la festo estu plensukcesa. Tiaj festoj de la amasoj estas la plej bona grundo por ampleksa propagando de nia idealo. LEA por germanlingvaj regionoj pro tio presigos specialan flugfolion, kiu estos disdonata en 35 000 ekzempleroj. Sed tio ne sufiĉas, ni esperantistoj krom tio devas montri nian aktivecon. Do senprokraste aliĝu al la festo kaj tuj informu nian peranton en Nürnberg (K-do Ch. Wolfrum, Nürnberg, Bauernfeindstr. 53). Nepre portu la esp-an insignon sur la sportvestaĵo. Mendu belaspektan surkudreblan insignon ĉe la Sporta Komitato de SAT (K-do Wendt), kiu vendas ĝin je tre modera prezo de 0,35 mk.g. Por plisimpligi la pagadon, almetu la sumon en poŝtmarkoj.

Ĝustigo

En la noteto “Ni ne blufu!” (vidu n-o 240) estiĝis malklareco en la lasta frazo de la respondo de K-do Klatil, ĉar al la kompostisto du linioj glitis sub la tablon. Do la koncerna frazo devas teksti: “Laŭ mia opinio iu membro aŭ intence aŭ neintence en la ĉeesto de iu kompetentulo de ASKÖ fanfaronis kaj tiu kompetentulo ĝin konsideris serioza.”

— paĝo 8 —

376 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

MODELA KORESPONDADO

Laŭ la speciala peto de kelkaj K-doj ni publikigas ĉi sube modelon de letero, ĉar efektive multaj SAT-anoj, ankaŭ lab. esp. rondoj, kolektivoj ktp. ne scias, kiel ili trafe kaj laŭcele aranĝu sian korespondadon. Red.

Letero de kolektivo A. el D. al SAT-rondeto en N.

Karaj K-doj!

Jam kelkaj tagoj pasis, de kiam ni ricevis vian multe atenditan, interesan leteron. Pro ĝi ni kore dankas al vi. La priskribo pri via grupo estas bona. Kompreneble ĉe ni la kondiĉoj por propagandi esperanton kaj por varbi novajn adeptojn, ankaŭ por kunveni, estas multrilate diferencaj je viaj.

Nia urbo estas tre granda kaj fabrikoriĉa. Multaj industriaj branĉoj donas al miloj da laboristoj laboron kaj vivrimedojn. La laboristoj estas organizitaj je proksimume 55% en sindikatoj. Pli malgranda kvanto ankaŭ membriĝis ĉe diversaj laboristaj partioj. Por sin okupi pri kulturaj bezonoj, restas al ili tial tre malmulte da tempo. Kultura movado apenaŭ tuŝas ilian spiriton. Liberigite en la vesperoj el la fabrika laboro, ili estas devigataj ĉeesti sindikatan aŭ partian kunvenon, aŭ ili vizitas diversajn distrejojn, prefere kinon.

Tamen nia movado faris ĉiam iagradan impreson al la laboristaro. Ĉar dum manifestacioj kaj amaskunvenoj ĉiuspecaj ni neniam forgesis prizorgi la varbadon. Ni faris grandajn afiŝojn; ni disdonis flugfoliojn kaj vendis kurslibretojn laŭ niaj fortoj.

Fakte kelkaj pli seriozaj laborkolegoj estis allogataj tiele kaj ankaŭ per nia persona interparolo kun ili en la laborejo kaj kunvenejo. Tiel nia kolektivo kaj entute la laborista esperanta grupo en nia urbo konsistas el pensemaj, kleriĝemaj laboristoj el diversaj industriaj branĉoj. Ankaŭ kelkaj oficistoj estas en nia grupo, kiuj dungiĝis ĉe kontoroj kaj bankoj. Same kelkaj fervojistoj kaj poŝtistoj troviĝas inter la membraro. Kamparanoj ne estas, kio estas tre komprenebla, ĉar la kamparo komenciĝas nur je distanco de 20 ĝis 25 kilometroj for de nia urbo.

En nia kolektivo, kiu korespondas kun vi, partoprenas nur industri-laboristoj, unu fertornisto, unu rabotisto, unu meblo-lignaĵisto, du mekanikistoj, unu elektro-muntisto kaj unu literfandisto.

Ni ĉiuj interkonatiĝis nur per esperanto, same kiel ni nun perletere konatiĝas kun vi kaj viaj vivkutimoj kaj laboroj. Certe vin multe interesos ekscii, kiel ni organizas niajn esperantajn kunvenojn kaj kiel ni sukcesas interesi la K-dojn vizitantaj la grupkunvenojn. Tial ni prezentas al vi skizon pri nia lasta kunveno: Unue, je la 20½-a horo, oni aranĝis kotizpagadon ĉe la kasisto kaj reklamis pri la literaturo elmetata en ĉiu kunveno sur speciala librotablo. Poste, je la 21-a la kunveno estis malfermata. La sekretario legis la protokolon de l’ antaŭa kunveno, kiun ĉiuj ĉeestantoj aprobis. Tiam K-do E. faris paroladon pri la temo “Alkoholo kaj laboristaro”. Li parolis proksimume 40 minutojn. Sekvis tre vigla debato, en kiu partoprenis dek K-doj. Ankaŭ la komencantoj, kiuj ĉeestis, komprenis tre multon, ĉar ili tre atentis, kaj la temo interesis ĉiujn.

Poste ni decidis ĉesigi la diskutadon kaj prokrasti ĝian finon por venonta kunveno, ĉar ankoraŭ kelkaj K-doj deziris paroli. Sed la progresinta tempo ne permesis plilongigi la debaton en tiu ĉi vespero. La sekretario utiligis la lastajn 20 minutojn por konigi diversajn leterojn, paroli pri aranĝo de propagandvespero kaj aliaj grupaj aferoj. Je la 23-a horo ĉiuj foriris daŭrigante la diskuton antaŭ la pordo. Neniu parolis la nacian lingvon, eĉ ne la komencantoj, kiuj volis montri, ke ili profitis iom da scio en sia kurso.

Nun, antaŭ ol fini, ni volas fari al vi diversajn demandojn kaj petas ilin respondi kiel eble plej precize. Ni volus scii 1. ĉu inter viaj rondetanoj troviĝas senlaboraj K-doj? 2. ĉu multaj inter ili abonas “S-ulo”-n kaj “La Nova Epoko”-n? 3. ĉu vi povus sendi al ni por ekspozicio ilustritajn gazetojn kaj ĵurnal-numerojn, en kiuj aperis priesperantaj notoj? 4. kiom da salajro laborakiras metallaboristo en viaurba fabriko? 5. ĉu vi bonvolus sciigi al ni, kiom oni ĉe vi devas pagi por bona poŝhorloĝo fabrikata en via regiono?

Esperante, ke vi skribos al ni krom pri tiuj punktoj ankoraŭ pri multo alia interesa, same kiel en via lasta letero, ni sendas al vi nian fratecan, SAT-anecan saluton. (Subskriboj.)

[BILDO p.8 | 37,36,51,56] Kongresinsigno: kvinpinta stelo kun la literoj SAT super rondo kun la surskribo «LEIPZIG AŬG ESPERANTO 1929 KONGRESO». Subskribo: «Originala grandeco de la Kongresinsigno.»

[REKLAMO p.8] Ĉiu kongres-aliĝinto, kiu ne povos veni al la 9-a SAT-Kongreso, senpage k afranklibere ricevos post finiĝo de la Kongreso la kongresan insignon (kiu estos el metalo, do valora memoraĵo) k la programlibron en amplekso de 48 paĝoj. Tuj kongresaliĝu!

PRI INFANA KORESPONDADO

Neniu kontraŭdiros, ke esp-o akcelas edukadon de nia infanaro en la spirito de l’ vera kolektivismo kaj internaciismo. Ĉiuj proletaj infanoj, kiuj jam aliĝis al la internacia infana movado, sentas sin parto de grandega internacia proleta familio.

Bedaŭrinde ni devas konstati la fakton, ke internacia infana interligo disvolviĝas ne tiel sukcese, kiel ni volus, eble nur pro tio, ke en niaj proletaj presorganoj oni ne trovas adresojn de infanoj, kiuj deziras korespondi. Estas tute prava K-do Tilin, kiu en n-o 236 de “S-ulo” skribas pri foresto en “S-ulo” de anoncoj pri infana korespondado. Kaj ni devas aldoni, ke tiuj tre malmultnombraj anoncoj de sovetiaj infanoj, kiuj aperas iafoje en “S-ulo”, ne alportas deziratajn rezultojn. Tion povas pruvi nia propra sperto.

En n-o 227 de “S-ulo” aperis granda infan-anonco de nia kolonio kaj rezulte estis ricevita nur unu poŝtkarto el… Vjatka (Sovetio). Tiam vole nevole mi devis min turni al neŭtrala gazetaro, kie oni povas renkonti pli multenombrajn anoncojn el la plej diversaj malproksimaj landoj, ekz. en “Esperanto-Junularo”. Finfine estis starigita senpera interligo kun 13—14-jaraj gelernantoj de germanaj kaj svedaj popollernejoj — gefiloj de oficistoj kaj fabrikaj laboristoj. Sed la ideologia valoro de tiu ĉi korespondado estis tre duba. Unue, la infanoj tute ne volis korespondi kolektive; due, ili preferis korespondi sur ilustritaj poŝtkartoj kaj trie, ili preskaŭ ĉiam skribis pri siaj familioj, neniam tuŝante temojn pri la vivo kaj laboro de infanoj ĝenerale. Laŭ miaj observoj kaj impresoj germanaj gelernantoj korespondis ekskluzive por kolekti iajn aĵojn por siaj albumoj.

Samtempe en nia nacia infana gazetaro ni povas renkonti multnombrajn pruvojn, ke internacia infana interligo kreskas kaj fortiĝas, sed… ne per esp-o. Ekzemple, en la unuamaja n-o de ukrainlingva infangazeto mi trovis kelkajn tre riĉenhavajn leterojn de junaj pioniroj el Germanio, Usono kaj eĉ el Nova Zelando, kiuj helkolore pentras antaŭ ni diversajn momentojn el la infana vivo en kapitalistaj landoj.

Esp. movado en pioniraj organizoj kaj ĝenerale inter infanoj estas tre malvigla, kaj ĝi restos tia, ĝis ni pruvos, ke esp-o estas fortega ilo por infanara interproksimiĝo. Ĉiuj aktivaj SAT-anoj devas akceli starigon de infanara interligo, pridiskutante tiun ĉi problemon sur la paĝoj de “S-ulo”.

N. Aleksandrov (5875).

KORESPONDEMULOJ

Krom multaj salutleteroj al lab. organizoj, en lasta tempo amasiĝis petskriboj pro korespondperado. Volonte mi helpus tiurilate al ĉiuj Gek-doj. Sed pro la nunaj preparaj laboroj por la 9-a SAT-Kongreso, kiuj parte ankaŭ kuŝas sur miaj ŝultroj, bedaŭrinde tiaj petoj devas toleri prokraston. Efektive la petskriboj amasiĝas. Mi do avertas, ke oni nun ne sendu al mi tiajn petojn, ĉar ili tutcerte ne estos plenumeblaj.

O. Bässler, Leipzig.

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 377

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

11-a listo de aliĝintoj

466 Adolf Neuwirth, Bregenz, Aŭstr. 7851 467 Adalbert Domke, Donnerau, Germ. 13290 468 E. Rosenfelder, Rüsselsheim, Germ. 13722 469 Hermann Mocker, Oelsnitz, Germ. 5968 470 W. Gerstenberger, Oelsnitz, Germ. 5979 471 Hans Künzel, Oelsnitz, Germanio 3111 472 Otto Behrendt, Berlin, Germanio 8698 473 Johannes Voigt, Oberfrohna, Germ. 3469 474 Adolf Waldmann, Bremen, Germ. 11761 475 Fritz Köcher, Leipzig, Germanio 75 476 Donath, Leipzig, Germanio 13037 477 Albert Weinhold, Leipzig, Germ. 2568 478 Al. Klimŝa, Dolni Liŝtna, Ĉekosl. 1626 479 Piere Grignard, Bruxelles, Belgio 1854 480 T. St. 14674 481 Karl Falmer, Stettin, Germanio 14732 482 Teodoro Eremeev, Moskvo 14740 483 Hermann Platiel, Leipzig, Germ. 3020 484 Johano Palkin, Moskvo 14406 485 Agnes Chisholm, Glasgow, Angl. 14768 486 John Steele, Rochdale, Anglio 13460 487 Wiliam Smith, Brierfield, Anglio 9371 488 Frederiko Deiters, Kassel, Germ. 264 489 Ad. Rodriguez, Baracaldo, Hisp. 6576 490 Esteban Munoz, Baracaldo, Hisp. 13993 491 Esteb. Cortazar, Baracaldo, Hisp. 8602 492 Angel Uribe, Baracaldo, Hispanio 8600

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

6.

Konsiderante, ke SAT ne estas matura por akcepti nun ian programon kaj ke dume la Statuto de SAT plene sufiĉas por ĝia praktika laboro, ni proponas malakcepti ian ajn projekton de programo kaj ĉesigi ĉian diskutadon pri la demando.

Je la nomo de l’ SAT-anaro en Nijnij-Novgorod: Hermann Konovalov (641), Vjaĉeslav Kalaŝnikov (1125).

7.

Mi proponas, ke faka kunsido el spertuloj kaj interesuloj pri stenografio post prepara pridiskuto prezentu al la Kongreso plej bonan stenografi-sistemon rekomendante ĝian oficialan akcepton.

F. Viŝnjakov (6532), Novosibirsk.

8.

Mi proponas 1. organizi ĉe SAT specialan infansekcion, kiu havu celon kolektadi kaj komuniki adresojn de esperantistaj infanoj kaj statistiki ilin; 2. intensigi eldonadon de porinfana literaturo kun plej interesa enhavo kaj plej facila lingva stilo. — Motivigo: En Sovetio esp-o rapide disvastiĝas en infana medio malgraŭ multaj malfaciloj kaj manko de speciala porinfana facila literaturo. Infanoj ĉefe interesiĝas pri korespondado kun samaĝuloj el diversaj landoj. Sed tiu lasta estas malfacile organizebla sen infana adresaro.

Mik. Popov (13 672).

9.

Mi proponas presigi en ĉiu n-o de “S-ulo” la nomojn de Gek-doj, kiuj nove membriĝos ĉe SAT. Motivigo: Ĉiu SAT-ano tiel havos eblecon koni la aktualan staton de SAT.

A. Klimov, (9767).

LA VOJO LIBERA

por partopreno ĉe la 9-a SAT-Kongreso. Ĉar venis plendoj el kelkaj regionoj, ke la K-doj havas malhelpojn por ricevi la germanan vizon, parte por ricevi pasporton, la K. K. turnis sin al la policoficejo de Leipzig k ricevis sekvantan dokumenton:

Polica Prezidejo Leipzig Al la organiza komitato de l’ 9-a SAT-Kongreso enmane: S-ron A. Wendt

Per tio estas dokumentite, ke en aŭgusto k. j. en Leipzig la tutmonda asocio de la Laboristaj Esperantistoj okazigos sian kurantjaran Kongreson k ke kontraŭ tio neniaj policaj duboj (malhelpoj) ekzistas.

S-ron . . . . . responde al sia petskribo la restado en Leipzig estos permesata por 2—3 semajnoj, se la aliaj pasportleĝaj kondiĉoj estas plenumitaj. — La polic-prezidejo.

Por eviti ĉiajn miskomprenojn, ni presigas ankaŭ kliŝon de la originalo-dokumento:

[BILDO p.9 | 36,24,91,52] Faksimilo de la polica dokumento: presita kaplinio de la Polizeipräsidium Leipzig, tajpita teksto germanlingva kaj manskribita subskribo.

Polizeipräsidium Leipzig Wächterstr. 5. Verkehrsabteilung: König-Johann-Str. 19 Fernsprech-Nr.: 72321 / Hausanschluß-Nr.: Postscheckkonto: Leipzig Nr. 66202 Bankkonto: Stadtbank Leipzig Nr. 1740 Bankkonto: Sächsische Staatsbank Geschäftszeit: 8—1 Uhr / Kassenzeit: 9—1 Uhr Registrande: A.R.I 867/29. In Eingaben und bei Geldsendungen ist dieses Aktenzeichen anzugeben!

An das Organisationskomitee des 9. Sat-Kongresses, z.H.d. Herrn Ad. Wendt, Leipzig.

Leipzig, den 8. Juni 1929.

Es wird hierdurch bestätigt, daß im August ds.Js. in Leipzig der Weltverband der Arbeiter-Esperantisten seinen diesjährigen Kongreß abhält und daß hiergegen keinerlei polizeiliche Bedenken bestehen.

Herrn Emmerich Földi wird auf sein Gesuch der Aufenthalt in Leipzig auf 2 – 3 Wochen bewilligt werden, wenn die sonstigen paßgesetzlichen Voraussetzungen erfüllt sind.

Das Polizeipräsidium.

[nelegebla]

RADIO-AMATOROJ!

Aŭskultu! Pri la 9-a SAT-Kongreso!

La 12-an de julio, je 18.05-a horo (mezeŭropa tempo) raportos prof. d-ro Dietterle esp.-lingve en la sendstacio Leipzig sur ondolongo 361,9 pri la preparaj laboroj por la 9-a SAT-Kongreso. Nepre aŭskultu k poste skribu al MIRAG, Leipzig (Germanio), esprimu dankon por disaŭdigo de la prikongresa raporto k deziresprimu, ke dum la kongresdaŭro vi ĉiutage povu ĝui perradian raporton pri la kongresaj laboroj.

K. K.

ESPERANTO EN LA SVEDA PARLAMENTO

La 24-an de aprilo disvolviĝis en la sveda parlamento granda primondlingva debato, okaze de pritrakto de subvencipeto por aranĝo de esp-aj kursoj. La propono prezentita de K-do Ernst Eriksson, trovis la principan aprobon de la Ŝtatkomitato. Sed la proponita sumo de 4600 sv.kronoj estis malaltigata ĝis 2900 kr. k restis tiel parlamenta decido. En la debato mem parolis iu s-ro Jönsson kontraŭ la subvencio, uzante la malnovajn sufiĉe konatajn argumentojn. Respondis al li K-do Eriksson per longa, bone dokumentita parolado, en kiu li i. a. citis, ke dum lasta vintro 235 rondoj studis esp-on, sed nur 148 anglan lingvon, dum en 1924 studis nur 22 rondoj esp-on, sed 104 anglan lingvon.

DORTMUND-A KONGRESKARAVANO

por orienta Rejnlando, Ruhrregiono k. Vestfalio ekveturos de Dortmunda Sudstacio (piedire 15 min. de ĉefstacio sabaton noktmeze je la 0,07-a. Alveno en Leipzig: Dimanĉon 8,50-a. Veturprezo: 15 mk. (rabatita por karavanoj). Interesuloj tuj interrilatu kun la komisiito: A. v. d. Heid, Dordmund, Junggesellenstr. 9.

Sovetianoj — salutoj al RFB.

Kvankam la malpermeso de la germana RFB. (asocio de ruĝaj frontbatalantoj) estas konata en tuta mondo, ankoraŭ ĉiutage alvenas multaj salutleteroj, kartoj k. a., direktataj al RFB. Tiuj leteroj nun estas vanaj, k efektive ne eblas iel respondi ilin. Je nomo de iamaj ruĝaj frontbatalantoj de Okcident-Saksio (Leipzig) mi kore dankas por ĉiuj sendaĵoj amase alvenintaj k promesas, ke la interrilatoj oficiale ekdaŭros, kiam la cirkonstancoj estos pli favoraj. Bonvolu pardoni, ke per tiu vojo ni respondas, sed momente alia vojo ne estas ebla. Precipe la sovetiaj Gek-doj devas konsideri la fakton, ke momente leĝa kompartio en Germanio pli efike povas labori por la revolucia laborista movado ol neleĝa RFB. . . .

O. Bässler, Leipzig.

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

— paĝo 10 —

378 — SENNACIULO

En kelkaj vortoj . . .

Naĝanta SAT-rondo

El la anoj de “Internacia grupo de esp. maristoj” nun troviĝas K-do Joh. Jelen sur belga ŝipo “Van”, vojo New Castle, Autofagasta, Aleksandria; K-do Georgo Tassin sur belga ŝipo “Mambiña” Port Said, Mombasa, Matadi, Kapurbo; K-do A. Nops sur belga ŝipo “Londonier” Montevideo, Buenos-Aires; K-do Niklas Vulkan sur angla ŝipo “Cannbrian Empress”, Montevideo, Buenos-Aires, Rosario; K-do V. Kolk sur angla ŝipo “British Union”, Rotterdam, Tampico; K-do M. Karniol sur angla ŝipo “Eastborough”, Donkirke, Buenos-Aires, Rotterdam; K-do K. Malina sur angla ŝipo “Maid of Corfu”, Donkirke, Pireo, Aleksandria, Konstantinopolo, Braila; K-do Z. Weiss sur angla ŝipo “Main”, Cardiff, Rio de Janeiro, Montevideo, Bahia Blanca, Rotterdam; K-do Paolo Majsuk sur franca ŝipo “Refrigerant”, Port Said, Bombe, Kalkuta, Ŝanĥajo.

K-doj en havenurboj, kaptu la okazon k vizitu ilin! (13 066)

Esperanto ĉe filmo! Grava sukceso!

En prezentata en Rostov (Don) filmo “Komercistoj de gloro” (“Mortintoj ne revenas”), produktita de “Meĵrabpomfilm”, estas montritaj scenoj, dum kiuj manifestaciantoj portas lignoŝildojn kun esp-lingvaj subskriboj k krome estis uzataj afiŝoj skribitaj en esp-o. Do . . . esp-o penetras en sovetian filmon.

La verkoj de S. Lagerlöf en esperanto

Esp-o pli k pli okupas en Svedio la publikan vivon. Ĵus ni legas en la taga gazetaro, ke Selma Lagerlöf, la fama romanverkistino, distingita per la literatura Nobel-premio, intertraktas kun svedaj esp. asocioj pri la traduko de siaj verkoj. Esp-o estos la tridek-sepa lingvo, en kiun estos tradukataj la multnombraj verkoj de l’ aŭtorino.

Fruktoj de peresperanta laboro

Aŭtune aperos “La Mensogo kaj la Malamado en Edukado” verkita anglalingve de SAT-ano 488. En antaŭparolo oni povas legi: “La kolekto de tiu ĉi verko neebliĝus sen helpo de kolegoj . . . esperantist-instruistoj alilandaj.” En piednotoj “S-ulo”, T.E.P.S., “Vojo de Klerigo” ofte estas menciataj. Instruon de esperanto la aŭtoro rekomendas inter aliaj kuraciloj kontraŭ la ŝovinismo en la lernejo.

La 14-an de julio okazos en Landskrona, urbeto ĉe sud-okcidenta bordo de Svedio, tre oportune atingebla de Kopenhago, esperanto-tago.

Dum kunveno de la aŭstria sekcio de Mondjunular-Ligo en Waidhofen okazis parolado pri esp-o. Laŭ decido de la Plenkunveno la membroj aprobis okupadon pri esp-o.

PRI LA ANTAŬKONGRESO EN REGENSBURG

Vizitontoj estas petataj resendi la ricevitajn anoncilojn aŭ anonci sin poŝtkarte. Bonvolu vin anonci sufiĉe frue k skribi la adresojn tre legeble. Al ĉiu anonciĝanto ni sendos senpage tre belan kolekton da ilustritaj poŝtkartoj de Regensburg. En preparo estas kvarpaĝa kongres-programo. Via devizo estu: Veturonte Leipzigon ni vizitu la Antaŭkongreson en Regensburg. Venu multnombre! Senkoste vi ricevos noktrestejojn k tagmanĝon. Mendu prospektojn ktp. ĉe K-do Johann Alzinger, Hauptstr. 16, II, Regensburg (Germ.).

[BILDO p.10 | 37,16,72,35] Foto de Regensburg vidata trans la rivero: la ŝtona ponto, la tegmentoj de la malnova urbo kaj la du pintaj turoj de la katedralo.

REGENSBURG, la urbo de Antaŭkongreso. La bildo prezentas la “Ŝtonan Ponton” konstruitan en 1135 kaj la katedralon konstruitan en 12-a jarcento.

[BILDO p.10 | 39,49,62,71] Foto de malnova ŝtona muro kun arkaĵa pordego, la romia “Porta Pretoria”.

REGENSBURG, la urbo de Antaŭkongreso. La bildo prezentas antikvan pordegon, la “Porta Pretoria”. Da tiaj konstruoj ekzistas nur 2 en Germanio.

Plendo

K-do G. Dumont (11 772), Digoin (Francio) deziras scii la motivojn, kial al li ne respondis: K-doj Strojev, Kiev, al kies lasta let. li respondis 20. 2. 29, Karl Ŝvarc, Tomsk, lia lasta resp. 24. marto 29, P. Bartczek, Essen, depost 6. 4. 29, Molaĉev, Krasnoufimsk. Krome li petis regulan koresp-adon, kunsendante laŭstatute internacian respondkuponon, al K-doj De Le Cruz, Madrid, Fade, Vladivostok, Roev, Batum, ĉiuj SAT-anoj. Mi demandis ilin pri sociopolitik-ekonomiaj temoj, sed ne ricevis respondon.

LA INTERNACIA TROMPISTO,

pri kies trompagado ni jam informis niajn legantojn en antaŭa n-o, — li priŝtelis per falsita legitimacio la lignaĵistajn sindikatojn en diversaj landoj — estas mezgranda, havas helajn harojn, estas senbarba, la supraj dentoj preskaŭ forestas, aĝo: 30—35 jaroj. Li parolas germanan, francan, skandinavan lingvojn, iomete ankaŭ esp-on (kiu lastan li eble utiligos por friponaĵoj inter esp-istaro). Okaze de renkontiĝo oni tuj arestigu lin. Informojn akceptas: K-do J. Bergmann (1889), Reinowitz 187 ap. Gablonz (Ĉeĥoslovakio) por “Holzarbeiterverband”, Gablonz.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

DANZIG. Okaze de la unuamaja tago la sindikato malpermesis al esp-istoj grupan enviciĝon, tial ni propagandis kun grandaj steloj sur stangeto en mano k biciklistoj portantaj afiŝojn sur dorso k ventro kun admono lerni esp-on aŭ kun klasbatalaj frazoj. (2421). — FINNLANDO. Helsinski. La gazeto “Työläisnuoriso” (Laborista gejunularo), dusemajna organo de socialdemokrata junularo, enhavas en ĉiu dua n-o esp. fakon. (V. Ahde). — GERMANIO. Comburg. Ĉe la loka popolaltlernejo okazas dum la somera periodo ankaŭ esp.kurso kun 12 lern. Langenberg (Rhld.). La en pentekosto ĉi tie okazintan renkontiĝon de SAT- k LEA-anoj el Rejnlando-Vestfalio partoprenis pli ol 100 Gek-doj. Notinde estas, ke en la pli proksima ĉirkaŭo de tiu urbeto, konata ankaŭ eksterlande pro sia potenca sendstacio, lasttempe fondiĝis 3 novaj LEA-grupoj: Remscheid, Wermelskirchen, Wiebelskirchen. — SOVETIO. Nijnij-Novgorod¹. 14. aprilo okazis kunveno dediĉita al memoro de Zamenhof. Raportis K-do Konovalov, deklamis K-doj Belajev k B. Piskunov. Unuamajaj leteroj de Vieno k Leipzig aperis en “Nij. Kommuna” (preskvanto 38 mil ekz.). Tiu fakto promesas eblon por aŭtuno organizi kursojn en ĉiuj urbaj kluboj. Same ĝi estis utiligata en Sormovo, Miza, Bogorodsk, Vorsma en la gubernio. Esp. rondeto ĉe Klubo de STS sendis al soveta ekspozicio en Vieno murĵurnalon. La interŝanĝe ricevita letero estis legata dum sindikataj konferencoj. 5. majo ni partoprenis en manifestacio de memvolaj organizoj portante niajn propagand-devizojn k afiŝojn. Ankaŭ dum la tiel finiĝinta Esp.Trisemajno ni laboris

¹ Pro ĝia longeco ni devis tre koncizigi la rap. — Red.

[REKLAMO p.10] Por la 9-a SAT-Kongreso — Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 379

laŭ niaj povoj. 12. 5. K-do Piskunov partopr. SEU-konferencon en Bogorodsk, Pavlova distrikto. Depost novembro 28 funkciis jenaj rondetoj (kursoj): ĉe 7-a sov. lernejo (nomo Kropotkin) 3 grupoj el lernantoj de duagrada lernejo, 2 po 15 p., 1 po 30 p., ĉe N Eskorta Bataliono 10 p., ĉe Ŝtata Universitato en Stud.Domo je nomo M. Ladov 15 p., ĉe fabriko Ŝvejprom 15 p., ĉe fabriklernejo en Sormovo 30 p., ĉe junpionira klubo en Sormovo, 12 p., metalista klubo je nomo de Gorki, 16 p., vilaĝo Visokovo 15 p., NKCRK (kooperat.), plenaĝuloj 10 p., junpioniroj 15 p., metalfabr. en Kanavino 20 p., IRH-kurso Kanavino 20 p., telefonfabr. ĉelo je nomo Lenin (Miza) 10 p., 20. sov. lernejo en Miza nedeviga instruo al lernantoj laŭ Rublov en 5-a k 6-a grupoj, 95 p. Post 1. 1. 29 komencis funkcii: IRH-urbkomitato, 15 p., Grupkom. STS, Sormovo, 220 p., Sovet- k komerc-oficista kom., 10 p., N. Radio-regimento 25 p., 10. sov. lernejo je nomo Vorbjov 20 p. Por izoluloj pagata kurso por sindikat-membroj ne havantaj okazon lerni ĉe siaj entreprenoj vekis grandan intereson. Enskribiĝis 137 p. (100 en urbo, 37 en Kanavino). El ili en urbo 40% viroj, 60% virinoj, 12% partianoj, 14% laboristoj, 25% oficistoj. En Kanavino (antaŭurbo): 57% viroj, 43% virinoj, 30% partianoj, 38% laboristoj, 25% fervojistoj. Ili estis organizataj laŭ 3 grupoj en urbo, 1 en Kanavino, dividataj laŭ: a) kiuj tute ne scias fremdajn lingvojn, 44 p., b) kiuj iom scias fremdajn lingvojn 29 p., c) kiuj bone scipovas fremdajn lingvojn — 27 p. En la kursoj studas 3 blinduloj, instruistoj de porblindula lernejo. Preskaŭ en ĉiuj kursoj la gvidantoj estis salajrataj. Sume komencis studi 570 p. en 27 kursoj. Krome en gubernio: Bogorodsk 20 p. (centra kooperativo), Vorsma 5 p., Rabotki — en loka lernejo. En aliaj lokoj laboris apartaj K-doj, sed ne povis malfermi ĝis nun kursojn. 3. 3. okazis komuna konferenco de lab. korespondantoj k esp-istoj, kiu decidis ĉiel helpi al pli granda ol ĝis nun utiligo de esp-o.

[BILDO p.11 | 36,13,74,32] Grupfoto de ĉ. dudek kvin viroj kaj kelkaj virinoj, sidantaj kaj starantaj antaŭ konstruaĵo; antaŭ ili ŝildo kun kvinpinta stelo kaj la vorto «Ulm».

En ULM apud Danubo (Donau) okazis fondiĝ-festo de laborista esp. grupo. Tio estas la sukceso de du esp. kursoj gviditaj de K-do 14 205. Samtempe oni aranĝis ekspozicion, kiu estis vizitata de ĉ. 300 personoj. La bildo montras al vi la junan k viglan grupon. Sidante en mezo troviĝas K-do Ŝel, estro de la LEA-distrikto.

(Partopr. pli ol 100 p.). Estis sendataj de 1. 10. 28 — 1. 4. 29 al eksterl. 300 let., ricevataj 230. Literaturo estis vendata: lerna — 765 ekz., prop. k esp-lingva 134, alia 486. — 1. 4. 29 SEU havis 76 efektivajn membrojn (67 membrojn-amikojn). 36 SAT-anoj. Abonantoj al “S-ulo” 38.

V. Kalaŝnikov (1125).

Ĉe la neŭtraluloj

En Nanci (Francio) okazis nacia kongreso de la franca societo por propagando de esp-o k tia de ĝia orienta federacio (18. 5.). La festsalono estis ornamita per naciaj flagoj; nur ekstere flirtis esp. standardo, zorge gardata de du trikoloraj flagoj. Interne belega manifestacio de “interna ideo” — orkestro en bluaj kostumoj de l’ franca armeo. Ĉe fino oni ludis la nacian himnon — Marsejezon. La kongreson de l’ orientfranca federacio ĉeestis ĉ. 50 personoj, 9 aŭ 10 delegitoj. Ankaŭ ĉe l’ nacia kongreso estis apenaŭ 10 delegitoj, reprezentantaj apenaŭ duonon de l’ membraro. Oni diskutis pri oficiala lingvo: franca aŭ esp-o. Fine oni decidis, malgraŭ ke la plejparto de l’ orientaj kongresanoj, eĉ delegitoj, estas germanlingvanoj, uzi ambaŭ lingvojn: fakte oni uzis nur la francan. Oni proponis reorganizon de l’ tutmonda esp. movado per kuniĝo en granda organizo (asociaro), ĉe kiu ankaŭ aliĝu la fakaj societoj (laboristaj, katolikaj ktp.). La opinio de iu s-ino estis, ke afableco povas anstataŭi interklasan batalon!

(7369¹)

En la Popolaltlernejo de Wiesbaden (Germ.) okazas kvar kursoj por esp-o. Same okazas kursoj en la urbaj vesperlernejoj de Antverpeno k ankaŭ en la tiea laborista altlernejo.

S-ro Seppik estis subvenciata de la estona registaro por paroli en esp-o pri Estonio en Svedio. Li jam paroladis en multaj urboj de Svedio k faris provlecionojn laŭ la Ĉe-metodo.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Krasni Tid, Iv. Voznesensk, majo, El Hispanio, Tago el Polio (233, 234), Klementi (233); Harthaer Nachr., Harthaer Tagebl., 8. 4., 11. 4.; Planitzer Ztg., 5.4.; Limbacher Tagebl., 25. 4., Kiom da lingvoj estas en Eŭropo?

Priesper. artik. k notojn enhavis:

L’Effort, Lyon, 15. 4., 1. 5.; Le Populaire, Paris, 26. 2.; Bulletin mensuel d’Indre & Loire, Artannes, feb.; Le Combat Syndicaliste, Paris, jan., feb., apr.; L’Avant-Garde, Tours, 13. 4., 11. 5., 18. 5.; La Dépêche, Tours, 17. 4.; Radio-Magazine, Paris, 5. 4.; Labors News, N. Jorko, 4. 5. (mencias SAT, de M. Starr); Signalen, Stokh., 16. 5. (kun detala priparolo de n-o 240 “S-ulo”, E. Eriksson); Freie Sportwoche, Leipz., 13. 5. (Wendt); VOKS-Bulteno, Moskvo, esp. resumo en n-oj 15/16; Sächs. Volksblatt, Zwickau, 28. 2., 15. 3.; Muldenthaler Nachrichten, 13. 4.;

¹ Bedaŭrinde nia K-do raportanto, kiu liveris al ni tre ampleksan manuskripton pri supra okazo, forgesis en ĝi sciigi al ni tion, kio povas pleje interesi niajn legantojn: Generala stato de la neŭtr. movado en Francio, elmontrita per ciferoj. Aliaj raportantoj ĉe similaj okazoj atentu ĉefe pri tio! — Red.

[REKLAMO p.11] Ĵus aperis en esperanto unuakta scenaĵo PARIZA KOMUNO elrusigita de K-do Goldfeder, SAT-peranto, Barnaul, Siberio. Uzebla k rekomendinda scenaĵo. Ĝia prezo 15 kop. — Rus-esp-a, esp-a-rusa vortaretoj k kompleta gramatiko (lernolibro) verkita de K-do Ŝ. Goldfeder, Barnaul. Ĝia prezo same 15 kop. (80 pĝ.) — Ĉion mendu plej baldaŭ ĉe “Sibkrajizdat”, Barnaul, Siberio (Siberia land-eldonejo, kiu monsubvenciis la esp. eldonadon).

[REKLAMO p.11] BALDAŬ APEROS nova eldono de antaŭaj Esperanta Sintakso k Esperanta Vortfarado sub titolo: Paul Fruictier — Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto reviziita kaj kompletigita kun helpo de l’ aŭtoro de S. GRENKAMP-KORNFELD kunaŭtoro de Plena Vortaro de Esperanto. Grandformata, ĉ. 200-paĝa. Eldonejo: ESPERANTISTA VOĈO Jaslo (Pollando)

[REKLAMO p.11] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

— paĝo 12 —

380 — SENNACIULO

Volksstimme, Chemnitz, 8 notoj dum apr.; Siegmarer Wochenbl., 8 notoj, jan. ĝis apr.; Limbacher Tagebl., 16., 19. 4.; Planitzer Ztg., 16., 19., 25., 30. 4.; Harthaer Nachr., 2., 3., 5., 12. 4.; Harthaer Tagebl., 3. 11., 16., 25. 4.

Pri 9-a SAT-Kongreso raportis:

Harthaer Tagebl., 5. 4.; Planitzer Ztg., 17. 4.; Waldheimer Tagebl., 17. 4.; Mitteilungen d. Buchdruckerverb., Leipz., 10. 5.

Peresper. materialon presis:

Travail, Lyon, 11. 5.; Krasni Tid, Iv. Voznes., unuamaja eldono, mater. de Batta por 1. 5. kun bildoj ktp.; Der Kämpfer, Chemnitz, 30. 4.; Siegmarer Wochenbl., 26. 2.; Limbacher Tagebl., 16. 4.; Planitzer Ztg., 4. 4.; Slovo at Stanka, Rostov, 8. 3.; Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 1. 5.; Leninskije Vnuĉata, Rostov, 12. 5.

NIA POŜTO

9742. — Ni uzos vian “tagon” okaze kiel felietono.

14 017. — Jes, vi povas alsendi k ni enmetos laŭvice.

H. Garten. — La manuskripto sendita de vi al “A.-E.” trovos lokon en “S-ulo”.

5296. — Poemojn ni povos enmeti “S-ulo”n nur en tre limigita amplekso. Cetere tiu via versaĵo estas tute ne speciale bona, eĉ iom — banala.

2421. — Legu la “atentigon” en n-o 244, pĝ. 354. Red.

La 26-an de majo mortis nia plej aktiva k plej perfekta K-do

Erich Bleuel (10 473)

Furiozeganta t. n. “ankaŭ-sporto” de la burĝaro lin mortigis. Ni daŭrigu, kion li celis.

Lab. Esp. Grupo “Ruĝa Espero”, Eichgraben.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Franz Hoyer (21 j. fraŭlo), Neusattl, 241, ĉe Karlsbad, dez. koresp. kĉl, L, PK, PI, il. gaz.

FINNLANDO

K-do Vilho Seppälä, Muurola, Rov-rata, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

GERMANIO

K-do Hans Unger, Helenenstr. 40, Hth., Limbach i. Sa., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do Oswald Bernhardt, Am Tor, 4, Limbach i. Sa., dez. koresp. serioze pri ateismo, literatura k soc. temoj, precipe kun ekstereŭropanoj.

K-do Herbert Lange, Schützenstr. 14, Limbach i. Sa., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, koncernantaj la infanon, pref. nur kun perfektuloj k kompetentuloj.

K-do Walter Zeitner, Rostocker Str. 6, Berlin, NN 87, ĉe Grahlmann, dez. koresp. kun komencantoj el ĉl.

K-do Georg Kraus, Achwanenstr. 2, Rheingönnheim (Pfalz), dez. interŝ. PI, kĉl.

K-do Hans Hollmann, Heringstr. 3, Bautzen, dez. koresp. kĉl., PI. Resp. garantiata.

K-do Erich Marschner, Bleiche, Nr. 277, Nieder-Oderwitz i. Sa., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PM, PI, bfl. Resp. garantiata.

K-do Alfred Hirsch, Fischerstr. 13, Leipzig, S 3, dez. koresp. kĉl. pri amatorfotografado.

K-do Friedrich Giefer, Eintrachtstr. 23, Mayen i. Rhld. (29 j. fraŭlo), dez. koresp. kĉl., L, PI, bfl.

— 5 K-doj, fotoamatoroj, dez. interŝ. fotobildojn kun ĉl. Gekdoj. Adr.: Ernst Sauerwein, Münchner Str. 80/II., Ingolstadt i. Bay.

K-dino K. Heil, Seilerstr. 2-a, Ludwigshafen a. Rh., dez. interŝ. PI, bfl., LEA-gazetojn kĉl.

HISPANIO

K-do Jako Moret, Sto. Sardañola, 22, Barcelona (Sans), dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L.

K-do Hector Ramos, Calle Rouda S. Antonio, 92-3º-2, Barcelona, dez. interŝ. PM, kĉl. per 50 aŭ 100 specoj.

JAPANIO

K-do Sindo-Seitaro (SAT, 8812), vojaĝis Eŭropen k petas siajn koresp-antojn atendi la respondon ĝis reveno, espereble en okt.

SOVETIO

K-dino Z. Bitoĉkina, Proletarskaja, 56, Krasnodar, dez. koresp. kĉl. junkomistoj. Resp. garantiata.

K-do Johano Ĉerenkov, Gostorg, St. Slavanskaja, Kab. okr., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. seriozaj temoj, L, PK, PI.

— Esp. rondeto ĉe klubo “Ruĝa Milicano”, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: “Krasnij Milicioner”, Krasnaja, 68, Krasnodar.

Adresŝanĝo. — K-do S. Trofimov, Poŝtkesto, 1, Ĉita, Siberio (antaŭe en Nikolsk-Ussurijsk).

K-do S. B. Liberman, ul. Jukovskogo, 24, Odessa, dez. interŝ. seriozan koresp-adon k nacil. gazetojn kĉl. Nepre resp.

K-do Eŭgeno Ŝĉepin (junlab.), 2-a Prudskoj, 35, Barnaul, dez. koresp. kĉl. junularo pri ĉ. t., L, PI, gaz., ĵurn. Resp. garantiata.

K-do N. Pavlov “Okrano”, Barnaul, dez. koresp. kĉl., PK, PI, fotojn. Resp. garantiata.

K-dino V. Sviontovska (jun-instruistino), Krestjanskoje, Barnaula distr., dez. koresp. kĉl. instruistaro k junularo pri pedag., politikaj k. a. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-dino E. Ŝpakovska “Kojzavod”, Barnaul, dez. koresp. kĉl., L, PI, fotojn. Resp. garantiata.

K-dino Blinova, str. Anatolia, 148, Barnaul, interŝ. PI, fotojn kĉl. junularo. Certe resp.

K-do Karl Ŝvarc, Preobrajenskaja, 21, Tomsk, dez. koresp. pri politiko k komerco. Precipe kun K-doj en Britio, kolonioj k Usono. Interŝ. PK.

K-do P. Tokarev (instruisto), Zatejevskaja str. 6, kv. 3, Tomsk, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. pri pedag. temoj.

K-do Lomonosov Nikolao, Lagernaja, 136, Slavjanskaja, Kub. okr. dez. koresp. kĉl. pri ĉ. t. pref. sporto, L, PK, PI.

USONO

Adresŝanĝo. — K-do George Johnson (SAT, 13 301), Brooklyn, N. Y., informas siajn amikojn, ke la nuna adreso estas: K-do George Johnson, 62, West. 126 st., New York, City.

[REKLAMO p.12] Kiu deziras? 1. por intern. kooperativtago (6. VII.) ricevi priskribon de nialokaj kooperativoj (stato, laboro), prikooperativajn afiŝojn, — senprokraste sendu al ni la samon pri viaj. Responde ni tuj sendos nian materialon. 2. Se vi sendos por nia festo de Soveta Konstitucitago (6. VII.) priskribon de vialanda konstitucio (de proleta vidpunkto), vi ricevos la samon pri nia. Ambaŭ materialoj estos legataj en la festaj amaskunvenoj. Ĉion adresu: USSR, Samaro, Raboĉaja, 39, kv. 1, al Jeleznjakov Bazilo. (5583.)

[REKLAMO p.12] Kooperativanoj — Okaze de intern. koop. tago (6. VII.) skribigu vian kooperativon aŭ vi mem skribu al ni pri stato, laboro de via kooperativo, sendu ekspoziciaĵojn por nia koop. ekspoz. Responde vi ricevos la samon (jam estas preta). Adresu: USSR, Samaro, Raboĉaja, 39, kv. 1, al Jeleznjakov Bazilo. (5583.)

[REKLAMO p.12] Klubo de sindikato de komerc- kaj sovetŝtataj oficistoj serĉas por konstanta korespondado klubon aŭ profesiorganizon el ĉl., L, PK, PI, bfl., gaz. Adr.: USSR, Sverdlovsk, Klubo de Sovtorgslujaŝĉiĥ “Profintern”.

ENHAVO:

paĝo

La filozofio de l’ marksismo . . 369—370 La brita ministo kaj lia mondo . 370—371 Franca Sudano . . . . . . . . 371 Por nia distro . . . . . . . . 371 El Usono . . . . . . . . . . 372 Plifirmiĝo de l’ faŝista reĝimo en Polio 372—373 La morto de la virgulino . . . 372—373 Paĝo el infana vivo . . . . . . 373 La Poeto proleta . . . . . . . 373 Diskutejo . . . . . . . . . . 374 Kia devas esti mia edzino? . . . 374 Sennaciula Sporta Paĝo . . . . 375 Tra Esperantio . . . . . . . . 376—380 Korespondado, Anoncoj . . . . 380

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 247, 27-a de junio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 247 — APERAS SEMAJNE — 27. Junio 1929

[BILDO p.1 | 42,3,55,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

KLERIGO DE L’ LABORISTARO¹

Kiu deziras preni pozicion rilate al la problemo de la klerigo de l’ laboristaro, ne povas preterlasi du decidajn cirkonstancojn. Unue li devas ekkonscii, ke la ŝancoj klerigi plenaĝan laboriston pere de spiriteduko de la komenco jam estas tre limigitaj. Elementaj fortoj de l’ vivo kaj laboro tenas lin tiel forte en sia mano, ke iu konscie intervenanta eduko apenaŭ povas lin aliri. Eĉ tute supraje, la tempo, dum kiu la laboristo submetiĝas al influo de ekz. supera popollernejo, estas treege malgranda. Duonjaron, tutan jaron, malofte kelkajn jarojn li venadas unu, maksimume dufoje vespere al la lekcio aŭ studrondo. Kontraŭe staras 6 labortagoj de vivo pro la sociaj cirkonstancoj fortike enkadrigita, kun libertempo malsufiĉa, ĉirkaŭplektita kaj plenigita per tute aliaj fortoj.

Aliflanke oni ne devas forgesi, ke ĉiuj klerigaranĝoj ampleksas ja efektive nur tre malgrandan frakcion de l’ laboristaro. Parolante pri la laboristaro, mi komprenas per ĝi ankaŭ la oficistaron. Mi volus ĉi okaze rimarkigi la interesegan fakton, ke en Germanio absolute ne ekzistas iuj klerigaranĝoj, kiuj sin turnus nur al laboristaro kaj estus partoprenataj ekskluzive de laboristoj. Plej ofte la oficistoj partoprenas relative eĉ pli multnombre ol laboristoj.

Se oni demandas nun, kioma estas la elcento da laboristoj kaj oficistoj ampleksata de klerigaranĝoj, oni venas al hontigaj konkludoj. El 20 milionoj da laboristoj kaj oficistoj, kiuj ekzistas en Germanio, eble unu miliono, sekve 5½ kontaktiĝas supraje kun la laborist-klerigaj tendencoj. El tiu miliono — favore taksate — eble ⅕, do ĉ. 1% de la tuta laboristaro kaj oficistaro estas, almenaŭ laŭŝajne, vere ampleksata; tio signifas, ke ĉi tiu fragmento almenaŭ unufoje dum la vivo trapasas iun pli longan kurson, aŭ regule vizitas dum ½ ĝis 1 jaro kursvesperojn.

Ĉe tiu fakto ni rajtas demandi: ĉu entute ni povas paroli pri la edukado de laboristoj? Ĉu oni povas de tiu agado je tute malgranda grupo atendi konsiderindajn influojn al la laboristaro? Ĉu tiuj influoj estas konsiderindaj kontraŭ fortoj regantaj la vivon de la laboristoj? Ekzistas nur unu ŝanco: la kleriglaboro devas ligiĝi kun la fortoj formantaj la laboriston en ĉiutaga vivo. Ĝi devas eniĝi lian vivon, devas kapti volimpulsojn, kiuj estas vekataj de la vivo mem kaj ĉiam reelvokataj. Nur tiam ĝi povos alporti veran klerigon, povos influi la vivon formige kaj konstrue.

La fortoj movantaj vivon de l’ laboristo estas tre divers-esencaj. Se ni rigardas la germanan laboristaron en ĝia tuto, devas altiri nian atenton la fakto, ke la volimpulsoj regantaj ĉiujn ĝiajn frakciojn kaj ĉiujn ĝiajn tendencojn kunfluas en la socikritikema tendenco. Ne ekzistas certe eĉ unu germana laboristo, kiu ne rilatus kritike al la ekzistanta socio kaj reganta ordo. La laboristaro ne sentas sin membro de tiu socio, ĝi sentas sin lokita ekstere, forigita el la tradiciplena kulturkomuno. Se oni rekonas tiun fakton — kaj rekonas ĝin nun ĉiu, kiu partoprenas la klerigadon de l’ laboristaro — do restas du vojoj. Aŭ oni serĉas ekster la “kulturkomuno” novajn klerigŝancojn, aŭ oni provas restarigi la partoprenon de la laboristaro je la “kulturo”, oni provas lin reen altiri al tiu “kulturkomuno”. Tio supozigas tamen, ke je tiu “kulturo” oni mem kredas ankoraŭ kaj ke ĝenerale oni opinias ebla altiri la laboriston al ĝi. Sendube tutaj partoj de l’ laboristaro deziras partopreni la tradician “kulturon” kaj aspiras for el sia ekstera lokiĝo al etburĝeco. Ĉu estas do eble per la instruado ebenigi al ili la vojojn al “kulturo”? Eble oni povas proprigi al ili iujn detalojn de tiu “kulturo”; partoprenigi ilin je detaloj, ĉu tio estas tamen klerigo? Ĉu tiu partopreno je detaloj havas ĝenerale ion komunan kun la “kulturo”? Certe, oni povas ne nur igi la laboriston meti klasikulojn sur sian librobreton; oni povas eĉ instigi lin legi ilin, legi eble eĉ kun kompreno. Ĉu li povas tamen efektive enigi sian laboristan vivon tion, kion li tiel proprigis al si? Ĉu li povas akordigi sian vivon kun tiuj fragmentoj, formi el ili ion tutan? Ĉu tiuj fragmentoj mem ne restas do en plej bona okazo iu surgluita fasado, kaŝanta la vivon, kiu troviĝas malantaŭe? Ĉu tio, kion ni nomas kleriglaboro, estas efektive io alia el surgluado de iu kulturfasado? Laborista klerigo, kiu efektive forigus apartecon de la kulturbonoj kaj formus la vivon de laboristoj tiel, ke tiuj kulturbonoj efektive akordiĝu kun ĝi, estas ja neebla sen kompleta aliigo de ekonomiaj cirkonstancoj formantaj devigajn kadrojn por tiu ĉi vivo. La provo povas rezultigi nur, ke oni helpas al la laboristo starigi fasadon antaŭ sia domo, aŭ ke oni konstruas pontojn, kiuj ebligas al unuopuloj forkuri el la laborista vivo; ĉar — ni supozu, ke oni sukcesas efektive proprigi al iu laboristo pli multe da tiu “kulturo”; ĉu tiam ne devas rezulti, ke li aspiros for el sia laborista vivo? Ĉu li do ne devas uzi ĉiujn rimedojn kaj vojojn por supreniri en alian, pli altan socitavolon, en kiu li kredas tiun ĉi “kulturon” efektive vivanta? Oni povas do helpi al laboristo konstrui kulturfasadon, oni povas unuopulojn tute savi por la vivo de “civitano” — ambaŭ havas nenion komunan kun la klerigo de laboristoj.

Kaj eĉ se estus ebla per si mem enigo de l’ laboristaro en tion, kion ni hodiaŭ nomas “kulturo”, tiu celo ne estus jam alloga por la plejmulto el ni kaj la tasko jam neefektivigebla, ĉar ni mem ja ne kredas jam je tiu “kulturo”, ĉar ni mem partoprenas la kritikan

¹ Mi devas antaŭmeti du limigojn. Unue mi volas ĉi tie paroli nur pri la aranĝoj kiuj starigis al si tute klare la taskon klerigi la laboristaron, sendepende de tio, ĉu ili estas subtenataj de ŝtato, komunumoj, partioj aŭ profsindikatoj, de privataj unuiĝoj aŭ apartaj personoj. Restas do ekster konsidero ĉio, kio nur “okaze” influas klerige sur la laboristaron. Aliflanke estas konsideritaj nur la aranĝoj, kiuj baziĝas sur la parola instruo, kiuj do penas per lekcioj, studrondoj, lernejoj ktp. alporti klerigon al germanaj plenaĝaj laboristoj. Ne konsiderita estas ekzemple la librotenado.

— paĝo 2 —

382 — SENNACIULO

rilaton de l’ laboristo al la kulturo kaj socio. Ni ne kredas jam, ke temas nur pri la ponto super la profundego malfermiĝanta inter la laboristo kaj nia “kulturo”. Tiu “kulturo” mem iĝis por ni duba. Se la kulturo signifas formon, konstruadon, unuecon de l’ vivo, ni havas hodiaŭ nenian kulturon. Hodiaŭ, kiam malfermiĝas profunda fendo inter la de ni rekonataj principoj, sur kiuj — supoze — estas konstruitaj ekonomio kaj socio, hodiaŭ ni ne povas jam paroli pri unuece formita kaj konstruita vivo. Ni staras do kun ruboj de l’ kulturo en la mano antaŭ la laboristaro kaj ne kredas mem, ke alproprigo de tiuj ruboj servus al ĝi. Sed ĝuste tiu ekkono donas al ni la ŝancon efektive eniĝi en la aspiroj de l’ laboristaro kaj kompreni ties kritikan rilaton al la socio, ĉar ni ĝin partoprenas. Kaj el tio rezultas nun la unikaj formoj de la laborista klerigo, kiujn ni vidas hodiaŭ.

Ĉar je kioma grado povas entute eduki la lernejo? Nur tiom ja, kiom ĝi preparas la homon alpaŝi la vivon kaj kunlabori je tio, kio ŝajnas al li prilaborinda. Edukon alportas tiam la vivo mem. Unuecan formon, vivan, spiritan individuecon donas al homo nur laboro ĉe la verko, al kiu li servigis sian vivon. Estas memkompreneble, ke por la laboristo lia profesio jam ne povas esti tio. Ankaŭ tio aŭ alio, kion la individuo faras krom sia profesio por plenigi sian vivon, ne povas esti la verko, kiu edukus la laboristaron por la laborista klerigo. Tio povas esti nur la taskoj, kiuj ekestas por la individuo kiel membro de tiu laboristaro, el la fakto de ĝia aparteno al la laboristaro.

La laborista eduko devas prepari la laboriston plenumi taskojn, kiuj prezentiĝas al li en lia klaso kaj por lia klaso. Ĝi devas prepari el li funkciulon de l’ laboristaro. Klerigo de laboristoj hodiaŭ povas esti nur edukado de funkciuloj. Oni ne teruriĝu pro tiu vorto. Je la funkciulo ne kompreniĝas nur la oficisto de sindikato aŭ partio; sed ĉiu, kiu kiel laboristo en intereso de l’ laboristaro, en kadroj de la laborista movado, prenas sur sin ian taskon, plenumas ian funkcion, estas ankaŭ funkciulo. Certe, en tiu senco ĉiu laboristo devus esti funkciulo, sed ĝuste la cirkonstanco, ke oni ampleksas nur tre malgrandan parton de l’ laboristaro, tiom pli faras devon el la edukado de funkciuloj. Certe, amasedukado restas tasko de la laborista klerigo. Hodiaŭ tamen pro ĝenerala situacio socia, per la dispenataj [?] aranĝoj kaj la al ni konataj metodoj ĝi estas preskaŭ neebla. La instruado ne atingas amasojn. Depost kiam la eklezioj kaj aliaj edukinstitucioj tute perdis la kontakton kun la laboristaro, unusolaj ĝermoj de tiu amasinstruado estas verdire nur la penadoj de partioj kaj sindikatoj dum amaskunvenoj konsciigi al individuoj apartenon al laboristaro kaj respondecon pri ties taskoj.

Eble novajn elirpunktojn prezentas aliaj aranĝoj — ekz. kino — kiuj nun dum libera tempo tiras la laboriston al distro kaj amuzo. Ili ne apartenas tamen al mia konsideraro. La aranĝoj por klerigo de l’ laboristoj, pri kiuj mi hodiaŭ parolas okupiĝis ĝis nun sukcese, kvankam en malvastaj kadroj, pri edukado de funkciuloj kaj konscie tendencas ĉiam pli decide al la edukado de funkciuloj. La ŝtataj ekonomilernejoj en Berlin kaj Düsseldorf, Akademio de l’ Laboro en Frankfurt, kiel ankaŭ lernejoj de fabrikkonsilantoj kaj ekonomilernejoj en diversaj urboj, fine la profsindikataj lernejoj — ĉiuj ili fakte kulturas nur la edukadon de funkciuloj. La libera popoledukado eĉ tie, kie ĝi aspiras laboristedukadon, ĉiam ankoraŭ sonĝas pri la humanista edukidealo de ĉiuflanke disvolvita personeco kaj kredas, ke ĝi povos formi tian personecon per alproprigo de “kulturbonoj”. Ĝiaj senfruktaj penadoj ĵeti ponton trans la abismon inter la germana laboristaro kaj nia “kulturo” parte kondukas fakte nur al provizo de l’ laboristo per etburĝa kulturfasado. Tie tamen, kie la supera popollernejo kaj laboristaro vive kaj senkaŝe kunlaboras, ankaŭ la libera popoledukado, kvankam ne konsciante tion klare, liveras al la laboristo preparon por liaj sociaj taskoj. Kaj ju pli viva fariĝas tiu kunlaboro, ju pli decide kulturas la supera popollernejo la laboristan edukadon, des pli ĝi devos decidiĝi konscie eduki la al ĝi venantajn laboristojn esti funkciuloj de l’ laboristaro. Ĉar ĉia vera laboristedukado, kiu nun ekzistas en Germanio, estas edukado de funkciuloj.

Prof. Hermberg, Jena.

El Bulteno XXXIX de “Mondasocio por plenaĝula edukado” (The World-Association for Adult Education) trad. M. Arco.

Noto de l’ tradukinto: Ĉi supran tradukon mi ne konsideras definitiva solvo de l’ problemo, sed instigilo al diskuto pri la de l’ aŭtoro pritraktata temo. La aŭtoro klare esprimis pozicion kaj vidpunkton de klaskonscia intelektulo, kiu edukite en kadroj de burĝa kulturo, penas trovi vojon al mondo de l’ laboro, penas utiligi sian scion en kunlaboro kun la batalanta laboristaro. Ni ĉiuj do konsentos je vere klare kaj neordinare sincere formulitaj premisoj de liaj konsideroj, ne sen rezervo tamen, kaj ne ĉiujn konkludojn ni povas akcepti. Unue ni devas rimarki, ke la problemo gravas precipe por landoj, kie la laborista klaso ne havas povon en sia mano, kie regas la ĝisnuna kulturo, baziĝanta sur la kapitalisma ekonomio. Due la konkludoj de l’ aŭtoro aŭ valoras speciale por lia agadkampo — Germanio — kie la burokratismo en sindikatoj kaj partioj ŝajnas ensorbi tutan socian vivon de la laborista klaso, kie do kreo de speciala laborista elito ŝajnas necesa por certigi normalan funkciadon al klasbatalaj organizoj, aŭ ni devas alpreni, ke sub la funkciulo li komprenas ĉiun klaskonscian laboriston, sekve ke la “edukado de funkciuloj” signifas nur klaskonsciigan edukadon, preparon de avangardo proletara. Fine restas nesolvita (eĉ netuŝita) problemo de la amplekso de tiu eduko.

[BILDO p.2 | 37,30,47,46] Granda nigra sago montranta malsupren, kun la cifero «4000!» trans ĝi.

[REKLAMO p.2] 4000! Mankas nur proks. 250 abonantoj por ke ni atingu la nombron En tiuj ĉi lastaj semajnoj antaŭ la 9-a Kongreso. Ĉiu SAT-ano estu varbanto por “Sennaciulo”! Rapidu, Gek-doj, rapidu!

★

El foraj anguloj de Siberio

Profunde en montaro de Altajo, sur bordoj de monta rivero, ĉirkaŭe kunpremita de montoj, disĵetis sian kvincenton da domoj nia vilaĝo, okupis la tutan valon per konstruoj, profunde penetris en ĉiujn intermontojn, proksime alpremiĝis al la montaro.

Paralele al rivero, ripetante ĝiajn turnojn, fleksiĝante ĉirkaŭ mont-malsuproj, etendiĝas la ĉefa strato de l’ vilaĝo “Soveta”, akceptante al si, kvazaŭ riveretojn, multajn kurbajn stratetojn, forradiantajn al samaj vilaĝrandoj.

Ducent kilometroj da laŭmontara vojo kondukanta tra granda siberia stepo disigas nin de nia distrikta urbo Bijsk. Kaj verŝajne tiuj ĉi ducent kilometroj konservas ankoraŭ plene praavajn morojn kaj kutimojn.

Impresoj estas freŝaj. Ĵus finiĝis karnavala semajno, granda festo de tuta malnova Rusio. Tutan semajnon oni manĝis buteron, buteron kaj buteron. De ĵaŭdo komenciĝis drinkado, rajdado kaj diboĉado. Plej supran punkton atingis la festo dimanĉon. Jam matene komencis grupiĝi rajdantoj laŭ taĉmentoj, kaj post la dekdua horo ili furioze rajdadis, antaŭiĝante unu la alian, “kozakoj-ĝigitoj”. Ne cedis fraŭlinoj, ne eĉ kvar-sep-jaraj infanoj: ornaminte siajn ĉevalojn per diversaj rubandoj kaj koloritaj ŝtofpecoj de kolharoj ĝis vosto, vestinte sur siajn kapojn diverskolorajn tukojn, flugadis fraŭlinoj laŭ stratoj, antaŭiĝante la fraŭlojn. (Infanoj sur dorso de ĉevalo ne sentas sin pli malbone, ol sur seĝoj antaŭ tablo.)

Pli matur-aĝaj loĝantoj dum tiuj tagoj drinkadis, kaj multaj ĉevaloj estus difektataj de ili, se permesus la milicio al ebriuloj aranĝi vetrajdadon. — Kaj kiel kondutis gelernantoj de kvargrupa elementa lernejo? Ankoraŭ longe antaŭ la karnavalo ili pensis, kiel ili devos kontraŭagi ĝin, kaj pridiskutinte problemon en grupoj, ili decidis en kolektiva kunveno okupi sin per taskoj dum dimanĉoj. La lerneja konsilantaro aprobis tiun ĉi rimedon, sed la gepatra kunveno, kiu devus sankcii la aferon, ne havis saman starpunkton rilate al la karnavalo.

Malgraŭ tio la infanoj kunvenis en la lernejo, organizis manifestacion kaj sub ruĝaj standardoj kun siaj devizoj trairis la vilaĝon, atentigante ĉiujn diboĉulojn pri la nova tempo.

Poste ili vigle preparis la Tagon de l’ Pariza Komuno. Unu parto organizis spektaklon, dua — devizojn, tria — kruĉojn kaj subskribajn foliojn por monkolekto je utilo de l’ infanoj el okcidento kaj oriento.

Antaŭ nelonge la gelernantoj ekinteresiĝis pri esperanto, ĉar ni, t. e. ĉiuj geinstruistoj de la lernejo, lernas ĝin…

Geinstruistoj.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 383

TURINGIO

Partoprenante nian 9-an, multaj K-doj el preskaŭ ĉiuj landoj en aŭgusto venos al Mezgermanio. Multaj el ili post la kongreso certe faros ekskursojn, migradojn tra la regionoj ĉirkaŭantaj la kongresurbon. Kelkaj postkongresaj aranĝoj jam estis konigataj en “S-ulo”. La regiono de mi rekomendata estas certe unu el la plej vizitindaj kaj belaj, Turingio, poete nomata “la verda koro de Germanio”. Pro siaj montoj kaj belaj arbaroj Turingio ĉiujare estas la celo de multaj fremduloj, kiuj tramigras la landon aŭ serĉas ripozon kaj saniĝon en la pura aero de la turingiaj mont-arbaroj. Por migruloj kaj naturamikoj Turingio pro la beleco de siaj pejzaĝoj estas ideala regiono. Tial ankaŭ la naturamikoj ĉe diversaj lokoj de la regiono kreis belajn domojn, en kiuj povas vivi la gelaboristoj dum siaj libertempaj tagoj, ripozante post la laboro kaj tramigrante la belajn ĉirkaŭojn.

[BILDO p.3 | 9,18,41,35] Foto: kastelo kun alta turo sur arbarkovrita monteto.

Kastelo “Leŭntenburg”, apud Kahla (Turingio)

Turingio estas malgranda lando en la serio de la germanaj “landoj”. Ĝi havas nur proksimume 2 milionojn da loĝantoj. Sed ĝis la novembra revolucio de 1918 tiuj du milionoj eĉ havis sep patriojn, sep regantojn. Ĉi tiu estinta “feliĉa” stato ankoraŭ hodiaŭ estas multekosta afero por la turingia popolo, precipe la laboristaro. Ekonomie Turingio estas ĉirkaŭe samparte agrikultura kiel industria lando. La orienta parto precipe estas industria regiono. Teksa kaj brunkarba industrioj superregas.

Tute alian karakteron havas la sud-okcidenta parto. Ĝi estas la ĉefsidejo de la fama turingia hejmindustrio. En la plej mizeraj, plej malfavoraj kondiĉoj ĉi tie hejmlaboristaj familioj, plenaĝuloj kaj infanoj, laboras dum la tuta tago, produktante precipe vitrajn instrumentojn, termometrojn, vitrajn ornamaĵojn, pupojn, plej diversajn aliajn infanludilojn ktp. Sed ankaŭ aliaj industrioj ekzistas — pli aŭ malpli — en la turingiaj urboj: porcelana, metala, ligna ktp. Grandegajn urbojn Turingio ne havas.

[BILDO p.3 | 30,43,62,58] Foto: ponto trans larĝa rivero, kun monto en la fono.

“Paradiza ponto” en Jena (Turingio)

Unu el ĝiaj plej interesaj, plej vidindaj urboj estas Jena. Lokite en vasta valo de la rivero Saale, ĉirkaŭite de arbaraj altoj, Jena donas belan aspekton. La urbo mem havas multajn vidindaĵojn.

La mondfamaj fabrikegoj de Cajs (germ.: Zeiss), optika, kaj Ŝot (Schott), vitra, ambaŭ fondaĵoj de profesoro Ernesto Abbe, kiu jam en 1900 en siaj fabrikoj enkondukis la 8-horan labortagon, hodiaŭ nutras grandan parton el la 58 mil loĝantoj de la urbo Jena. Ankaŭ fondaĵo de E. Abbe estas la popoldomo kun grandaj publikaj legejoj.

La universitaton de Jena vizitas hodiaŭ ĉ. 3000 (plejparte reakciemaj) gestudentoj. Karlo Marks en ĝi iam fariĝis doktoro de la filozofio. En Jena ankaŭ vivis Ernesto Häkel (Haeckel), la granda naturscienculo kaj reprezentanto de la darvinaj teorioj. Du muzeoj montras lian laboron. Aliaj muzeoj vidigas trovaĵojn el la pratempo de la homaro kaj materialon el la estinteco de la urbo. Planetario (=planeda observejo) montras artefaritan ĉielon kun la naturaj movoj de la astroj, konstruitan de la firmo Cajs. Krom tio multaj aliaj vidindaj konstruoj lokiĝas en Jena. La Gek-doj vizitontaj Turingion, nepre ankaŭ vizitu la urbon Jena kaj ĝian pejzaĝe belegan ĉirkaŭon. Certe ili ne bedaŭros.

(6875)

NOTETOJ EL USONO

19-a de majo. Dek sep laboristaj esperantistoj (plejparte SAT-anoj) vizitis nin en Brukŭud-Kolegio. Kuraĝon ricevis nia studentaro per kantado, promenado, interparolado.

Ankoraŭ daŭras la strikoj en Ilizabitton (Elisabethton) kaj Gastonia (vidu “S-ulo” n-o 244). Per ĉiaj rimedoj la estraro kalumnias la strikgvidantojn kaj timigas la strikantojn, per soldatoj, per maŝinpafiloj.

Maltrankvila pro la malobeo al la “prohibicia leĝo” (t. e. alkohol-malpermesa leĝo) eĉ fare de juĝistoj, Huver starigis specialan komisionon por pristudi la aplikon de laleĝo. “Dudek-oblo da mortigoj okazas en Usono kompare kun Britio laŭ loĝantara kvanto; almenaŭ kvindekoblo da raboj kaj trioblo da ŝteloj. Vivo kaj propraĵo relative estas pli en danĝero ol en iu ajn civilizita lando de la mondo.” Jen liaj propraj vortoj el freŝdata parolado.

(488.)

[REKLAMO p.3] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

★

Fortiĝo de japanaj prolet-partioj

En Japanio, kie la kapitalismo ekprosperis malfrue kaj eĉ feŭdaj elementoj ankoraŭ restas en diversaj punktoj, estas nun pli kaj pli akriĝanta la kontraŭstaro inter la du klasoj. La burĝaro atakas per ĉiuj fortoj la proletaron, kiu malgraŭ ĉio estas ĉiam pligrandiĝanta kaj plifortiĝanta.

Okaze de ĝenerala elekto de parlamentanoj en 1928, en kiu oni praktikis la leĝon de universala voĉrajto la unuan fojon kaj la proletaro havis eblon politike agadi, estas elektitaj 6 deputitoj kiel reprezentantoj el prolet-partioj. Da tiaj partioj ekzistis tiutempe kelkaj diversaj. Sed mi parolas ĉi tie ĝenerale pri porproletaj partioj.

En marto, tielnomata ruĝa marto 1928, la registaro arestis preskaŭ ĉiujn komunist-partianojn kaj tuj poste ordonis al Rônô-partio (Laborist-kamparana partio) likvidiĝi. Tiu partio estis tiam la plej batalema. Poste restintaj aliaj prolet-partioj, krom unu dekstruma, unuiĝis por kontraŭstari la malamikaron per unu grandiĝinta forto. Tial nuntempe batalas du politikaj partioj por la laboruloj, nome: Ŝakai-Minŝû-Tô (Socia-popola partio) sub la gvidado de dekstrumaj socialdemokratoj kaj Nippon-Taiŝû-Tô (Japana popolamasa partio) kun tendenco maldestruma. Kaj la batalantoj de la iama Rônô-partio havas nun nenian laŭleĝan partion, sed ligojn diversformajn por akiri politikan liberon al la proletamasoj. Tiuj evoluoj tre timigis la burĝaron kaj ĉi tiu elprovadis ĉiujn rimedojn por malhelpi la antaŭenmarŝadon de l’ proletaro, sed vane.

En marto de 1929 oni havis elekton de urbo-konsilantoj en la tuta lando. Unu ekzemplon mi klarigu jene.

Urbo Jaŭata, kie staras arbaro da fumtubegoj kaj seninterrompe bruadas monstraj maŝinoj de l’ ŝtata fer-fabriko, — la plej grandioza en la tuta Oriento, — estas plena de laboristoj, pli precize dirite: 85 mil el 130 mil loĝantoj estas fabrik-laboristoj. Tial la burĝoj tre atentas pri tiu ĉi urbo kaj klopodas ĉiel por amikigi la laboristojn al si per premo kaj minaco kaj subĉatante [?] t. n. laborist-aristokratojn ktp. Malgraŭ tio, en 1928 du parlamentanoj el proletaj partioj estas elektitaj tie. Ĉi tio konfuzis la burĝojn.

Kaj la lastan jaron oni proponis en urbkonsilantaro, ke oni dividu la urbon en malgrandajn partojn en la okazo de elektoj. Tiu ĉi propono tre malprofitigas la prolet-partiojn, ĉar tio dividos la voĉdonojn de l’ laboristoj kaj malgrandigos la nombron, kiu amasiĝos sur ĉiu proletkandidato. Tiel ruze la burĝoj intencis

— paĝo 4 —

384 — SENNACIULO

dividi kvartalon de laboristoj. La urbaj konsilantoj, kiuj estis elektitaj antaŭ la praktikiĝo de l’ universala voĉdonrajto (kaj sekve estis burĝoj), escepte nur 4, aprobis la proponon spite malaprobo kaj riproĉo de la popolo.

Pro tio oni opiniis, ke la kondiĉoj estos tre malbonaj por la prolet-partioj. Kaj krome, du grandaj burĝaj partioj, kiuj estas ĉiam malpacaj unu al la alia ordinare, nun batalis unuanime kontraŭ la proletaro, kriante: “Oni ne elektu kandidatojn el fi-prolet-partioj!” Ankaŭ policaj hundoj siavice bojadis kaj mordadis, tre fidelaj al la ordono de sia mastro.

Dum potenca premo kaj ruza subaĉeto provis fortordi la laboristojn el la manoj de l’ proletaj partioj, ĉi tiuj batalis brave.

Kaj la rezulto de la elektado konsternis la burĝojn. Jen mi citas ĝian statistikon.

Nomoj de l’ partioj Kandidatoj Sukcesintoj Sumo Elcento
Burĝaj partioj Seijukai 42 10 22 52,3
Minseitô 12
Proletaj partioj Ŝakai-Minŝu-Tô 22 9 14 63,6
Nippon-Taiŝu-Tô 5

La rezulto ne estas tiel brila, se oni komparas ĝin kun laboristaj balotsukcesoj en eŭropaj landoj progresintaj. Sed en Japanio troviĝas feŭda ideologio forte enradikita, kaj konsiderante, ke en tiu tempo laboristoj nur la duan fojon havis okazon voĉdoni, oni devas diri, ke la rezulto estas vere mirinda.

Mi tre ŝatus citi la tut-nombron da voĉoj akiritaj de l’ prolet-partioj, sed la ĵurnalo, sur kiu mi min apogas, estas burĝa kaj ne montras ĝin. Eble la kvanto da voĉoj estas pli kontentiga por la laboristoj, — mi pensas.

Ankaŭ en Tokio 4 proletaj urbkonsilantoj estas elektitaj, kiuj akiris pli grandajn nombrojn ol iliaj konkurantoj. Inter ili troviĝas ankaŭ komunistoj. Tion saman mi povas diri pri la tuta lando. El ĉiuj prolet-partioj kaj ankaŭ el la ligoj estas ĝis nun elektitaj multe da konsilantoj.

Nun ili batalos en ĉiu urbo por la bono de l’ proletoj. — La elektado de urb- kaj vilaĝo-konsilantoj tra la tuta Japanio finiĝos nur en aŭgusto de l’ nuna jaro. Ni certe povas esperi, ke ni tiam havos multege da reprezentantoj de proletaj popolamasoj en la publikaj institucioj.

SAT-ano 13519, Tokio.

Komisiono de Supera Lernejo ĉe VOKS¹

Ĉiam pli vastiĝanta amplekso en la agado de la sciencaj kaj kulturaj institucioj kaj novaj komplikaj taskoj, aperantaj antaŭ la mondo de la scienculoj, kun logika konsekvenco devos fortigi la ekzistantan celadon interŝanĝi ilian sperton kaj rezultojn de ilia laboro en internacia skalo.

En neniu alia fako tiu ĉi urĝa bezono starigi viglan interligon inter la nomitaj institucioj estas sentata tiom, kiom en la agado de la supera lernejo.

La problemo de l’ industriigo, nuntempe solvata en USSR, starigas antaŭ la sciencaj, teknikaj kaj ĝenerale kulturaj faktoroj de nia lando serion da taskoj, kies solvo povus okazi nur ĉe nepre konstanta interligo inter ĉiuj laborantoj en la kultura kampo kaj ĉe kono pri ĉiuj sukcesoj, atingitaj en la okcidenta Eŭropo kaj en nia ŝtato.

Unu el la plej grandaj problemoj, freŝe aktualaj, estas la problemo prepari novan generacion de scienculoj kaj de altkvalifikaj fakuloj: inĝenieroj kuracistoj, agronomoj, pedagogoj ktp.

Estas ĉies intereso — pristudi kaj utiligi en maksimuma grado novajn sistemojn kaj metodojn de l’ preparo en la plej mallonga tempo kaj per la plej mallonga vojo de la bezonataj nombroj da fakuloj.

Vasta disvolviĝo de la kvanto da scienc-esploraj kaj fabrik-laboratorioj, kuraĝa alproksimiĝo de la akademia scienca laboro al la industrio kaj agrikulturo, postulas la plej vastan interŝanĝon per la atingita sperto inter ili.

Tiu ĉi tasko estas plene konsiderita de la superaj lernejoj en USSR, kaj lastatempe oni sentas grandan kaj akran bezonon sistemigi kaj ĝeneraligi la sperton de la superaj lernejoj, tiuj de USSR kaj de alilando. Krei interligon inter niaj superaj lernejoj kaj la alilandaj kaj faciligi al la superlernejanoj pli facilan kaj rapidan ricevon de la bezonataj informoj pri la laboro, farata en la fako de la supera lernejo — jen kion celas la Komisiono de Supera Lernejo, fondita ĉe VOKS, kun partopreno de la interesitaj institucioj.

VOKS sin turnas al la Societoj por alproksimiĝo al USSR kaj al ĉiuj simpatiantoj kun VOKS, kun la peto vaste sciigi la sciencajn rondojn kaj precipe la gvidantojn de Superaj lernejoj pri fondo kaj taskoj de la Komisiono de Supera Lernejo, kiu devus bazi sur la ĉiutaga laboro pli proksimajn tiurilatajn kontaktojn inter scienculoj, pedagogiaj fortoj de la superaj lernejoj kaj studentaro.

VOKS opinias, ke ĝiaj simpatiantoj povus jam nun, tuj post tralego de tiu ĉi alvoko, helpi en la starigo de interligo inter la Komisiono kaj la superaj lernejoj de siaj loĝlokoj.

Tiu ĉi interligo, ni esperas, kreiĝos reciproka, ĉar la Komisiono siaflanke provizados per necesaj materialoj la laborantojn de alilandaj superaj lernejoj, kunligitajn kun la Komisiono kaj informantajn ĝin pri la problemoj, kiujn la Komisiono starigos en specialaj leteroj, sendataj laŭdezire.

Ĉiujn demandojn kaj materialojn oni bonvolu sendi laŭ la adreso:

MOSKVO 69, Mal. Nikitskaja, 6. La Tutunia Societo por kultura interligo de USSR kun alilando (VOKS), Komisiono de Supera Lernejo.

¹ Tutunia Societo por la kultura interligo de USSR kun alilando.

FRANCA SUDANO

(Fino. Vidu n-ojn 245, 246)

Industrio ne ekzistas en Sudano. Nur kelkaj indiĝenoj fabrikas juvelojn, armilojn, ledaĵojn, argilaĵojn, kaj teksas koton- aŭ lanaĵojn, sed en tre malgranda kvanto. Kampkulturado kaj bredado estas iliaj ĉefaj okupoj. La precipaj enlandaj produktoj estas: milio, araĥiso¹ — grandkvante — maizo, rizo, manioko, kotono, karito², sizalo³ — malgrandkvante. La brutaro bredata konsistas precipe el dromedaroj, ĉevaloj, azenoj, zebuoj⁴, ŝafoj, kaproj kaj ankaŭ kortobirdoj — kokoj, anasoj kaj precipe numidoj. La sudanaj ŝafoj surhavas ordinarajn harojn, ne lanon. Nun oni klopodas aklimati merinosojn.

La fiŝa komerco inter negroj estas tre grava. Nigero estas tre fiŝoriĉa kaj Nigeranoj ekspluatas la fiŝkaptadon. La fiŝoj estas sekigataj sub la suno kaj vendataj kaj manĝataj tiastate, malgraŭ ke ili malbonege odoras.

Al eŭropaj negocistoj la negroj vendas precipe felojn, araĥisojn, kaj kvanton el ĉiuj aliaj produktoj nomitaj.

Manĝoj

La indiĝenoj sin nutras precipe per milia kaĉo kaj fruktoj. Pli malofte ili manĝas maizan kaĉon, rizon, sekigitan fiŝon, laktaĵojn kaj viandon. Ĝenerale ili ne trinkas alkoholaĵojn, sed pli kaj pli emas imitaĉi la blankulojn, trinkante kaj eĉ drinkante. La manĝaĵojn ili ne almetas en la buŝon per forko aŭ kulero, sed per la fingroj mem. Por manĝi ili eksidas tere, ĉirkaŭante unu pladon faritan el duonŝelo de dika kukurbego, el kiu ili ope ĉerpas la manĝaĵojn.

La ekspluatado

Sudano franca kaj ĝiaj enloĝantoj estas kvazaŭ plensuka citrono, kiun klopodas premadi, elsuĉadi la avidega kapitalismo. La unuaj elsuĉiloj instalitaj en la lando estas faktorioj apartenantaj al grandaj firmoj. Ili aĉetas enlandajn produktojn kaj vendas multekoste al la indiĝenoj ĉiajn varojn pli malpli bezonatajn de ili.

De nelonge ekzistas kompanioj, kiuj ŝtate monhelpataj penas ekspluatadi vastajn koncesiojn. Ili precipe klopodas intensigi la produktokvanton de kotono por konkurenci la usonanojn kaj aliajn produktantojn. Sed ĝis nun ili ne multe sukcesis. Kolonia estraro klopodas prosperigi la bredadon de brutaro, precipe ŝafoj kaj bovoj. Por traakvumi vastajn senakvajn ebenaĵojn, oni trafosas kanalojn.

Indiĝenaj dungiĝo kaj salajroj

Pli kaj pli da entreprenoj naskiĝas, sed la entreprenistoj trafas grandajn malfacilojn, precipe pro manko da manlaboristoj. Fakte la negroj kontentiĝas per sia primitiva vivmaniero kaj neniel estas logataj de la ridinde malaltaj

¹ Vegetaĵo legomeca, ole-liveranta. ² Vegetaĵa butero eltirita el frukto de arbo nomata indiĝene “karite”. ³ Kreskaĵo utiligata por fabriki paperon aŭ ŝnurojn. ⁴ Aziaj bovoj, kun ĝibo.

— paĝo 5 —

salajroj pagataj al ili. Ili ricevas ĉirkaŭe 4 fr. fr. (= 0,16 dol.) ĉiutage (en 1927), dum eŭropa laboristo tie akiras minimume ĉirkaŭe 60 fr. (= 2,40 dol.). Eble, se la entreprenistoj pagus pli bonajn salajrojn, ili trovus pli da memvoluloj. Sed koloniaj kapitalistoj trovis pli malmultekostan rimedon: ili devigas la mallaboremajn indiĝenojn labori. Kiam entreprenisto bezonas kelke da laboristoj, li petas ilin de la kolonia registaro, kiu siaflanke ordonas al negraj vilaĝestroj disponigi difinitan nombron da malinvalidaj vilaĝanoj. Kaj la ordonatoj devas obei, se ili ne volas riski esti severe punataj.

La trudlaborigataj laboristoj estas gardataj de negraj policistoj. Ili laboras minimume 10 horojn ĉiutage kaj ricevas enlandajn nutraĵojn por nutri sin. Monon oni pagas nur, kiam la labortempo, kiu povas daŭri plurajn monatojn, estas finita.

Sed spite la policistoj, multaj, ĉ. 50 elcentoj, eĉ foje pli, forkuras, — tute indiferentaj pri la salajroj pagotaj; ili ja preferas liberon. Kiam la forkurintoj laboris sufiĉe longtempe, oni ne maltrankviligas ilin, ĉar la salajroj nepagataj al ili ja estas profito por la entreprenisto, por kiu la plej bona solvo estas peti aliajn trudlaborigotojn. Malgraŭ tiuj konataj faktoj la burĝoj aplombe asertas, ke ili forigis la sklavecon el la kolonioj.

[BILDO p.5 | 26,22,63,45] Foto de bazaro en Bamako: amaso da afrikanoj, plenkreskuloj kaj infanoj, staras kaj sidas antaŭ longaj konstruaĵoj kun ondaj tegmentoj.

Bamako. Foira angulo

Civilizaj metodoj

En la plej gravaj urboj kaj vilaĝoj oni kreis lernejojn por la indiĝenaj infanoj. Sed malmulte el tiuj vizitas ilin. En Bamako estas unuagrada, metia kaj veterinara lernejoj, en kiuj oni instruadas al la indiĝenoj, por ke ili fariĝu kapablaj anstataŭi la eŭropajn faklaboristojn, ekzemple, skriboficistojn, maŝinskribistojn, PTT-istojn, meĥanikistojn, submastrojn, helpveterinarojn k. a. Dum la blankuloj postulas relative altajn salajrojn, la nekonsciaj negroj estas pagataj maksimume trioble malpli.

Ĝis nun tia civilizo, kian la franca imperialismo penas trudi al la indiĝenoj de Okcidenta kaj Ekvatora Afriko Franca efikas same kiel al la amerikaj aŭtoĥtonoj, la indianoj, kiuj estas preskaŭ ekstermitaj de l’ eŭropa imperialismo. Ja oni scias, ke ĉie, kie la ekspluatistoj perforte devigas la negrojn labori, la mortkvanto inter ĉi tiuj terure plialtiĝas. Cetere pri tio jam kapitalistoj ekmaltrankviliĝas.

Ĉu ankoraŭ okazos kiel en Ameriko? Ĉu la negroj alkutimiĝos al la nova vivmaniero altrudata, t. e. ĉu ili vivos aŭ ekstermiĝos? La kapitalismo bezonas ilin: pro tio ĝi jam ekzorgas, ke tiuj tiom oportunaj sklavoj vivu. Aro da kuracistoj klopodas malpliigi la mortkvanton.

Laboristaro kaj kolonia problemo

Nu, kiel la organizita laboristaro devas rilati al tiu nuna malhela situacio en multaj diversaj kolonioj? Kompreneble antaŭ la bruta, danĝera transformiĝo altrudata de la kapitalismo, unuavide ŝajnus perferinde, ke la indiĝenoj daŭrigu vivi primitive. Tamen! Ĉu pli bone estus, antaŭ danĝeroj, haltigi aŭ retroirigi la veturilon, kiu kondukas nin laŭ la vojo de la evoluado al estonta pli bona socia vivo, kiun jam ni antaŭvidas? — Miaopinie, malgraŭ la vojsulkoj, estas preferinde lasi iri la veturilon; kaj, kiam eble, ni antaŭenpuŝu ĝin, ĉiam batalante por definitive estri ĝin. La klaskonscia kaj organizita laboristaro devas ne ĉesi interesiĝi pri la socia procezo de la popoloj koloniigitaj, por esti preta je ĉia eventualaĵo.

(13 706)

Antaŭ dek jaroj en Hungario…

Niaj legantoj memoros, ke ni jam en marto (en n-o 234) aperigis tre koncizan memorartikolon pri Soveta Hungario. Kontraste al tiu simpla pormemora priskribo la ĉi suba skizo okupas sin funde per esploro kaj elmontro de la motivoj, pro kiuj devis perei la hungara soveta potenco post nelonga tempo de ĝia ekzistado. Ĝi estas kritika studo kaj tial certe sufiĉe interesa por ĉiuj niaj legantoj.

Red.

Sur dornoplena vojo de la revolucia klasbatalo, ĉirkaŭanta jam la tutan terglobon, konstante alternas fazoj pri venkoj kaj fiaskoj de la Proletaro. Tio estas laŭleĝeco pri evoluo de la socia revolucio. Dum datrevenoj pri historiaj tagoj de la klasbatalo, la Proletaro ekzamenas, observas, mezuras, resumas por si mem instruojn de l’ venkoj kaj fiaskoj, por valorigi ilin dum sia plua luktado. “Pri mortintoj bonon aŭ nenion” — diras la burĝa hipokriteco. La revolucia Proletaro ne bezonas bombastajn laŭdhimnojn, teatrajn pozojn, por festi siajn venkojn, nek malesperan, filistran vekriadon, por funebri siajn fiaskojn. El ambaŭ ĝi lernas. “La proletaj revolucioj sin mem kritikas” — diras Marks. Mondhistori — signifa fakto de la Pariza Komuno, estas vivanta revolucia tradicio de la moderna klasbatala laborist-movado, sed ĝiaj fatalaj eraroj kaj mankoj, devenintaj el kondiĉoj pri objektiva situacio de la samepoka franca socio kaj ideologia malklereco, la heterogena karaktero de ĝia gvidantaro, estis kaj estas ne malhaveblaj instruoj, kiuj fariĝis fundamentprincipoj de la internacia proleta revolucio. Netakseble valora heredaĵo de la 1905-a rusa revolucio, ĉi tiu “ĉefprovo” al la triumfa Oktobro, estas unua kristaliĝo pri formo de l’ estonta proleta diktatoreco, sovetoj de la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj. Kaj fine, novan ĉapitron en historio de la homaro liveras triumfplena Oktobra Revolucio, kies teoriaj kaj praktikaj instruoj fariĝis viviga elemento, potenca armilo en la luktado, daŭrigata por liberigo de ĉiuj subprematoj kaj ekspluatatoj en la tuta mondo.

Por taksi la hungarian proletan diktaturecon, batalantan pro sia ekzisto antaŭ dek jaroj, por kompreni specialajn cirkonstancojn de ĝia estiĝo kaj fiasko, veran signifon pri la 133 tagoj de ĝia vivo, ni devas ekzameni ĝin en interrilato kun la rusa kaj tutmonda revolucio. — Komence de la jaro 1919, la rusa revolucio sur 20 frontoj batalis sian viv-mortbatalon kontraŭ sufokanta fera ringo de l’ Antanta imperialismo kaj kontraŭrevolucio. Post malvenko de l’ imperialistaj centraj potencoj, la Antantaj ŝtatoj tuj ĵetis en Rusion siajn de la frontoj liberiĝintajn armeojn por neniigo de la proleta ŝtato. Burĝaro de la venkitaj Germanio, Aŭstrio, Hungario, svene kuŝis, perdinte eĉ lastan eron de sia potenckonscio. Minace ekleviĝis fantomo de la socia revolucio. La situacio estis tre kriza. En Berlino, revolucia avangardo de la germania proletaro, la Spartaka Ligo koncentrigis siajn fortojn por triumfa atako, kontraŭ ruiniĝantaj bastionoj de la imperialista, burĝa ŝtato. Obtuza bruo de l’ proksimiĝanta socia tertremo skuegis tutan Germanion, Aŭstrion, Hungarion. La intervenaj trupoj de l’ Antanto, la Nigra-mara franca ŝiparo, infektite de la bolŝevista veneno, malobeis, sabotis, ribelis. Ĉio malcertiĝis, eĉ venko de l’ triumfa Antanta imperialismo. La Centr-eŭropa socia revolucio estis problemo de minutoj, tiu de la Antantŝtatoj, eble de monatoj.

Per helpo de blankaj oficirbandoj la registaro en Berlino sukcesis venki la januaran ribelon de l’ proletaro kaj senkapigis per murdigo al Luksemburg kaj Libkneĥt, la germanan revolucion. Per tio la burĝaro estis savita, kaj rekonsciiĝis la dum momentoj paralizita Antant-imperialismo, kiu nun jam kun dekobla forto komencis ekstermadon de l’ bolŝevismo, el ĉiu direkto ĵetante sin sur la ampleksan rusan imperion.

(Daŭrigota.)

Ĉu vi jam renovigis vian abonon al “S-ulo”? Se ne, tuj faru tion!

— paĝo 6 —

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

Al nia 9-a!

Dum la 9-a SAT-Kongreso en Leipzig okazos nia dua Sekci-kunsido. Pasis denove jaro de nia agado. Iom ni sukcesis atingi, sed multo restas farota. Kial?

Tial, ke multaj K-doj tute ne partoprenis la sekci-laboron. Ofte delegitoj eĉ dum tuta jaro nenion skribis al SSKP aŭ sekcia estraro pri sia agado. Ni devas serioze pristudi la demandojn pri nia estonta laboro. La esp. movado en scienc-kultura medio estas malforta! Ni devas plifortigi ĝin. La Sekciestraro proponas jenan tagordon por sekci-kunsido, kiu okazos 5-an de aŭgusto posttagmeze je la 16-a horo.

  1. Raporto pri farita laboro.
  2. Pri estonta sekci-laboro k altiro de la membroj al ĝi.
  3. Internacia Scienca Inform-Servo.
  4. Sennacieca Laborista Somera Universitato (programo, aranĝo ktp.).
  5. SSK-Paĝo kaj “La Nova Epoko”, Scienca Serio.
  6. Diversaĵoj.

La Sekci-estraro komisiis la organizadon de l’ sekci-kunveno al K-do H. Muravkin (Berlin).

En la tagordo staras la demando pri Laborista Somera Universitato, kiun la Sekcio celas aranĝi depost la venonta kongreso. Dum la nuna kongreso okazos lekcioj de Internacia Laborista Altlernejo.

La kongres-komitato publikigis en n-o 244 de “S-ulo” la temojn de raportoj. Ni instigas ĉiujn K-dojn nepre viziti tiujn lekciojn. Ĉiujn proponojn sendu ĝis 10. julio al la Redakcio de nia Paĝo, post tiu dato al K-do Muravkin.

Preparu vin por la 9-a kaj nia sekcia kunveno!

Redaktoro.

Novaj sukcesoj

— Jam delonge ni informis, ke tutsovetia studenta jurnalo “Ruĝa Studentaro” volonte akceptas artikolojn en esp-o. Nun tiu jurnalo organizas studentojn, SAT- aŭ SEU-anojn, por pli bone envojigi la interligon de sovetia studentaro kun alilanda.

— Samon faras bulgara “Studenta Tribuno”, kiu per esp-o organizas interligon kun alilanda studentaro. Adreso: Nikolcho Bogdanov, Dom Rusinski, Paisi 43, Sofio, Bulgario.

— Kelkaj Minskaj redakcioj de ĉiutagaj gazetoj kaj literaturaj jurnaloj volas interŝanĝi kun eksterlando periodaĵojn (gazetojn, jurnalojn) kaj librojn el diversaj landoj. Sendu ĉion per OFILI, Minsk, Poŝtkesto 33.

— En Germanio aliĝis al iniciativa komitato de ISIS prof. Kohlschütter, direktoro de geografia instituto en Potsdam.

Instigu scienculojn de ĉiuj landoj aliĝi al la nomita Komitato.

H.

Mezepokaj moroj en XX-a jarcento

La respublikaj portugalaj universitatoj konservas mezepokajn tradiciojn

En Portugalio ekzistas nun, depost la stariĝo de l’ respubliko (1910), tri universitataj centroj: Lisbono, Porto kaj Koimbra, la tri ĉefaj urboj portugalaj. Ĝis tiu dato estis nur la malnova universitato Koimbra, kreita de reĝo Denis en la 13-a jarcento. La portugalaj universitatoj konsistas el jenaj fakultatoj: medicina, jura, farmacia, scienca (kun la matematika fako) kaj literatura (kun latinida filologio, germana filologio, klasika filologio, historio, geografio kaj historio, filozofio).

La universitato en Koimbra, la plej antikva, daŭrigis ĝis la nuntempo konservi iajn mezepokajn tradiciajn morojn. La spirito skolastika, reakcia kaj antaŭjuĝeca, kiun ĝi posedas, de kiam la jezuitoj estris la oficialan instruadon, estas komunikata al la studentoj tra ĉiuj universitataj agoj: ĉu per la profesoraj lecionoj, ĉu per la plej banalaj lernaj ceremonioj.

Ni priskribu ĉi tie la plej tipajn aspektojn de l’ universitata vivo en Koimbra. — Ĉio en ĝi estas tro-ceremonia, rita, pragmatika, spite la ribelema spirito de la junstudentaro. La komenco kaj la fino de l’ lerntago estas anoncataj per la ted [?] — unutona sono de tursonorilo — studentslange nomata kabra (esp-e: kaprino), kies sono aŭdiĝas tra la tuta urbo, kiu estas malgranda.

Matene, je la 8-a h., la “kabra” sonas funebre, vekante kaj alvokante la studentaron al la lernkursoj, kiuj malfermiĝas je la 9-a h. Vespere, je la 18-a h. (vintre kaj printempe je la 19-a), la “kabra” resonas, anoncante la sekvontan lerntagon. Iom antaŭ la feria alveno kaj dum la libertempo, la “kabra” estas silenta. La studentaro moviĝas, tiel, per la sono de hiperbola bronza sonorileto, aŭtomate, kiel la seminarianoj.

La studentaro uzas ankoraŭ hodiaŭ klasan specialan veston, kiu ĝis 1910 estis deviga. Tiu ĉi vesto simila al tiu de jezuitoj, konsistas el mantelo kaj redingoto tutnigraj. Kun tia kostumo la studentaro portas la kapon nekovrita. La studentoj povas surhavi ŝirita sian klasan kostumon, sen timo de malaproboj. La ŝirita klasa vesto estas eĉ konsiderata kiel honorinda kaj romantika noto, pro kio multaj studentoj ŝiras, memvole, siajn nigrajn mantelojn kaj ilin rebonigas per blanka fadeno. La plimulto da studentoj vestas sin ankoraŭ nune per ĉi tiu kostumo, malgraŭ nedevigo; iuj pro ekonomiaj kialoj, aliaj pro tradiciemo.

Tia kostumo, diferencigante ilin de aliaj klasoj, naskas en la studentaro danĝeran kastan antaŭjuĝon, plialtigas la barojn, kiuj disigas la homaron, kunhelpas por plivastigi la malproksimiĝon, je kiu, en ĉi tiu lando, la studentaro vivas de la laboristaj amasoj. Eĉ ofte tiu ĉi kasta antaŭjuĝo okazigis gravajn sangajn tumultojn inter studentaro kaj urba laborista loĝantaro. Iuj universitataj oficistoj, nomataj archeiros (arkistoj) portas uniformon kaj glavon. Tio estas postsigno el la epoko, kiam la studentaro estis subigata al privata juro kaj ĝia polic-gardo estis farata de la archeiros.

En la universitataj solenoj la profesoroj prezentas sin kun doktoraj insignoj nomataj kapelo kaj borlo, kiuj estas specialaj manteleto kaj ĉapo, ĉiu je la koncerna koloro de la fakultato de ĝia posedanto. (Necesas sciigi, ke ĉiu fakultato diferencas per koloro).

El ĉiuj tiuj tradicioj kaj moroj tamen la plej abomeninda estas la akcepto al la novstudentoj. Je la lernjara malfermo (10. oktobro), la veteranoj akceptas la novulojn, ŝerce, per mokoj kaj atakoj, apud la lernej-eniro. Tiaj mokoj kaj atakoj longdaŭras, ĝis preskaŭ la lernjara fino. Ĝis antaŭ nelonge, la novuloj estis akceptataj per piedfrapoj sur la krurojn. Tio estis nomata kanelao (= surtibiaj piedfrapoj). Tia akceptmaniero, kiu kaŭzis iajn tragediojn, kadukiĝis. Nun la akcepto fariĝas tiele: La veteranoj, lokitaj laŭ du vicoj, ĉe la universitata enir-pordego, atendas la novulojn. Kaj kiam ili interpasas, ili frapas sur iliajn dorsojn per siaj ledlibrujoj. Poste, en la universitata korto, dum la lecionaj paŭzoj, al la novuloj estas trudate de la malnovuloj plenumi ridindaĵojn kaj tiujn ripeti publike. Ridind-aranĝe, iafoje kun la redingoto inversigita, ili estas devigataj transporti de unu al alia urba loko vestoŝrankojn, litvazojn k. a.

La veteranaro malpermesas al la novuloj eliri el la hejmo post la “kabra”, la vespera sono, t. e. post la 18-a (vintre) aŭ 19-a (printempe). Grupoj da malnovaj studentoj trairas la urbon por plenumigi ĉi tiun tradicion. Novulojn renkontatajn post tiu horo la veteranoj punas, al ili tranĉante la hararon kaj frapante iliajn manojn per manfrapiloj.

Tuta tiu persekutado realiĝas de la lernjara komenco ĝis 27. majo, ion antaŭ la lernjarfino (20. junio); malgraŭ ke nenia leĝo ĝin sankcias, sub la preteksto, ke ĝi celas maltimemigi la novulojn. Je la 27. majo okazas la festo de studenta interfratiĝo, en kiu oni bruligas la klasajn insignojn de l’ finiĝonta klasjaro kaj faras karnavalan procesion tra la urbaj stratoj en veturiloj ornamitaj per mokdesegnoj kaj en kiuj sidas alegorie maskitaj la novuloj. Ili prezentas Amoron kun liaj sagoj, Bakĥon kun lia laŭrkrono, Moseon kun la leĝtabuloj ktp. Antaŭe marŝas tamburistoj sonegigante tamburojn. Raketoj eksplodbruegas supren. Ĉie estas diabla bruego. Poste la akompanantaro disiras kaj laŭkurse oni iras en urbĉirkaŭon por eksterordinare vespermanĝi.

Nokte, fine, la novuloj trenas devige sur la ŝoseoj de l’ urbo, bruegante, eluzitajn la barelojn. Post ili kuras la mal-

— paĝo 7 —

novuloj, kiuj punas tiujn, kiuj elfaligas sian latunon. Tio estas la lasta provo de longa serio da turmentoj, al kiuj estas submetataj la novularo dum la lernjaro. —

Tiuj moroj ekzistas ĉefe en Koimbra, kvankam nelaŭleĝaj. Sed ili estas sankciataj de la reakcia pensmaniero de l’ profesoraro kaj estas indulge rigardataj de l’ respublika estraro. Eĉ, antaŭ nelonge, partoprenis en grupo de persekutantoj al novularo juna medicinprofesoro, kiu ĵus juĝe kulpigis min pro artikolo, kiun mi skribis en jurnalo pri ĉi tiu afero kaj kontraŭ lia agmaniero.

Por taksi la reakcieman spiriton de profesoroj en universitato de Koimbra, sufiĉas sciigi, ke medicin-studento, kiu antaŭ malmultaj jaroj prezentis en ekzameno tezon pri Lurd (france: Lourdes) kaj medicinan verkon, — laŭda apologio de katolikaj mirakloj — estis distingata per la 19-a valornoto, kiu permesis al li eniri profesoro en la medicinfakultato!

La tradicia maniero akcepti novulojn estigis ofte interbatalojn. Antaŭ nelonge novulo sin defendante kontraŭ grupo da malnovuloj, kiuj volis puntrudi al li la kutimajn torturojn, mortigis pafe kolegon. Tiuj okazoj, memorigantaj pri la estinta jezuita influo en la portugala instruado, egaligas la malnovan universitatan urbon al antikva mezepoka civito.

En komenco de l’ lernjaro grupo da universitataj studentoj de moderna penso, al kiu mi apartenas, kontraŭbatalis tian ripoĉindan moraron. La renovig-movado estas sintezigita en presaĵo, kiu finiĝas jene: “Ni akceptu korege, kiel novajn fratojn kaj amikojn, la novajn kolegojn, kiuj alvenas! Kaj ne per manfrapiloj kaj tondiloj kaj per maldecaj alparoloj, kvazaŭ al sklavoj, ni igu ilin antaŭvideti la vidiluzion de venonta venĝo!”

Roberto das Neves (12 448), Koimbra.

P. S. Mi estas la sola kaj eble unua portugala student-SAT-ano. Tial mi petas ĉe tutmondaj studentoj informojn, precipe pri akcepto de novstudentoj en diversaj landoj, al kio mi danke respondos. — R. d. N.

NIA POŜTO

Kozlov, Kiev. Serĉu adresojn en “S-ulo”. Kunlaboru al SSKP.

Bukatino, Moskvo. Resp. ne alvenis Vian alvokon ni ne presigos. Anstataŭ TESS legu pri ISIS. Legu atente “S-ulo”n.

8464. — Via artikolo laŭeble aperos. Daŭrigu kunlabori.

13 607. — K-do Hubricht peris al ni vian artikolon. Ni provos utiligi.

12 448. — Ni atendas vian respondon al nia PK.

Al multaj. Ni danke akceptas studentajn k kulturajn jurnalojn diverslandajn.

D. S.

DISKUTEJO

KIA DEVAS ESTI MIA EDZINO?

Tralegante artikolon en n-o 240 mi interesiĝis, kvankam mi ne tute povas kompreni ĉiujn dezirojn. K-do K. ekzemple deziras, ke lia edzino devas esti komunistino, ateistino, bona sportulino, ankaŭ ŝi devas plenumi iun profesion kaj devas esti inteligenta kaj bela, bela virino. Kompreneble ankaŭ povas deziri de li tiajn kvalitojn la edzino!

Sed ĉu, K-do, vi ne timas, ke la naturo forgesis doni al vi iun el tiuj kvalitoj? Se jes, tiam vi verŝajne havos neniam edzinon!

Ni rigardu la aferon de la natura flanko: Kial la homoj geedziĝas? Ĉu vera amo povas konsistiĝi nur sur la fundamento de kvalit-homoj? Neniam! Vera amo neniam demandos, ĉu la kunulo estas riĉulo aŭ malriĉulo, gvidanto aŭ sklavo, belulo aŭ malbelulo. Aliokaze, ne temas pri amo, sed nur pri negoco.

Mi pensas, se mi interesiĝus nur pri homo, kiu havas la cititajn kvalitojn, estus indiferente, ĉu tiu homo estas viro aŭ virino. Sed nun mi venas al la konkludo: La tutaj kondiĉoj por edzino estas nura kaŝludo! Kial rekta (? Red.) devas esti virino? La naturo dotas ĉiujn bestojn, kreskaĵojn kaj homojn per difinitaj instinktoj. Ekzemple memkonserva instinkto, valor-instinkto, pluplanta (naska) instinkto. Kaj ĝuste la lasta instinkto, kiu kunigas viron kaj virinon, estas la plej potenca. Kompreneble ĉiuj homoj, kiuj serĉas viv-kamaradon, rigardas unue la ŝelon. Ofte, se la ŝelo estas bela, la kerno estas putra.

“Ankoraŭ ĝis nun neniam falis majstro de la ĉielo”, — diras proverbo. Sed ĉiuj homoj povas lerni kaj perfektigi sin. Ĉiam estos tiel, ke la virino estos la premata parto kaj la viro la donanta parto. Tial estas tasko de la viro, eduki sian edzinon. Mi scias, ke mi neniam havos edzinon, kiu posedas ĉiujn de mi deziratajn kvalitojn. Sed mi deziras edzinon, kiu volas lerni kaj konfidas al mi. Ŝi devas serĉi kaj trovi helpadon ĉe mi.

Kompreneble necesas, ke mia edzino povu kuiri. Mi ne havus ĝojon manĝi ĉiam en hotelo. Ankaŭ estas indiferente al mi, ĉu mia edzino estas la plej bela virino de la tuta mondo; ĉefa afero estas, ke ŝi estas sana, fidela kaj netimigita! Sano estas riĉo! Mi ĝojus, se mia edzino donus al mi sanajn kaj gajajn infanojn. Sed hodiaŭ la laboristoj ne bezonas infanojn. Tial estas tasko de la geedzoj, ke ili komune reguligu tiun ĉi problemon!

Kurt Stübner (Leipzig).

“KIA DEVAS ESTI MIA EDZINO?”

Antaŭ du aŭ tri semajnoj, en la diskuteja paĝo de “S-ulo”, mi legis tre interesan kaj iom rimarkindan artikoleton: “Kia devas esti mia edzino?” de K-do Kozako. Mi bedaŭras, ke neniu el la fraŭlaj SAT-aninoj respondis al ĉi tiu, ĉar mi opinias, ke la K-do tion meritas pro sia kuraĝo.

Mi ne tute scias, ĉu la K-do estas vere serioza pri ĉi tiu afero de ideala edzino aŭ ĉu li ŝercas. Sed ŝajnas al mi, ke li ne permesus al la edzino havi ian individuan karakteron. Ŝi devas esti nur kontraŭparto de li mem. Kiel terure enuiga! Mi opinias, ke estas fakte tiuj neatenditaj, nesupozitaj diversaĵoj de individua karaktero, kiuj helpas teni la intereson de la geedzoj, unu al la alia. Nia K-do deziras edzinon, kiu estas tiel bone klera kiel li mem. Ŝi devas havi sufiĉan inteligenton, esti konvinkita ateistino, kaj ŝiaj ideoj devas esti sufiĉe progresintaj, por ke ŝi estu komunistino. Tamen li opinias, ke eble ŝi ne havos sufiĉan inteligenton deteni sin de la malbona uzado de alkoholo, nikotino ktp.

En sporto, ŝi neniel devas cedi al li; la K-do eĉ tabeligas la minimumajn ciferojn, kiujn la ideala edzino devas atingi por kontentigi lin. Mi ŝatus sugesti, ke iu nuntempa virino, kiu povus atingi ĉi tiun gradon da lerteco en sporto, eble baldaŭ povus superi. Ĉu nia K-do povus ankoraŭ esti kontenta pri tio? Eble, interŝanĝo de listoj de sportoj estus tre utilaj; kredeble la edzino povus superi en sportoj, pri kiuj la K-do nenion scias.

Nia K-do estas literaturulo; sed estas ja bedaŭrinde, ke li ne ankoraŭ scias aŭ povas decidi, pri kia arto lia edzino devas kompreni, ĉar sendube tio estus helpema en la komenco.

Mi plene konsentas kun la K-do, ke pri monrilatoj la edzino devus esti sendependa, ĉar neniam, ĝis la virino estos tute ekonomie sendependa, estos certigita ŝia vera pozicio kiel individuo. En la afero de la kuirejo estas ja bone scii, ke nia K-do ne deziras, ke lia edzino devas scii pli ol li mem, ĉar ŝi ne havos multe da tempo, por doni al la arto de kuirado. Vere ŝia tempo estos plene utiligita en ŝia profesio, kiam ŝi laboras por konservi sian propran sendependecon, en sportoj, hejmamuzoj ktp.

En Sovetio, diras nia K-do, estas sufiĉe facile solvi la infanproblemon. Mi miras? Mi vere opinias, ke pri la afero de abortoj, almenaŭ, la virino devus havi la solan rajton decidi. Mi eĉ kuraĝas sugesti, ke iu edzino, kiu estas tute sendependa, nepre decidus tian aferon, kiu devas esti tre grava al ŝia sano kaj feliĉo. Mi estas surprizita, ke tia inteligenta homo, kia nia K-do, ne povus aranĝi la aferon de nasko-kontrolo, sen la bezono de danĝeraj abortoj.

Nia K-do tre deziras havi plej belan edzinon, kaj li opinias, ke ĉiuj aliaj homoj tion deziras. Certe, tio ne povas esti vera. Por la homo, kiu vere amas, la amatino estas ĉiam la plej bela, eĉ kvankam tio tute ne montriĝas al aliaj. Sed por esti tute justa al la K-do, — li plene komprenas, ke beleco estas nur relativa. Kaj li estas vera sennaciulo, ne gravas por li la nacieco de lia edzino. Li ne parolas pri la ĝusta aĝo, kiun devas havi lia edzino. Ĉu tio ne gravas, ankaŭ? En konkludo, mi diru, ke la edzino povus havi ĉiujn tiujn kvalifikojn, kiujn la K-do deziras kaj ankoraŭ ŝi povus esti tute ne taŭga kiel kunulino en edziĝa vivo. Mi sincere deziras, ke nia K-do renkontu edzinon, SAT-aninon, kiun li povos ami kaj respekti, kaj ke li povu ĝui kaj plene kompreni tiun veran kaj belan kamaradecon, kiu povas esti ebla inter iu viro kaj iu virino.

SAT-anino 9044. A. S., Anglio.

— paĝo 8 —

TRA ESPERANTIO

Pri nia gazeto

Opinioj de leganto

Ni estas tre kontentaj, se niaj legantoj, same kiel faras K-do J. B. per ĉi suba artikolo, esprimas sian opinion pri la enhavo de “S-ulo”. Ni ne dubas, ke tiu ĉi verketo instigos ankaŭ aliajn legantojn, vortigi siajn pensojn kaj komuniki al la Redakcio, por ke ĝi havu gvidilon, konante la dezir-esprimojn de l’ legantaro. Eventuale ni publikigos la plej interesajn el tiuj leteroj en “S-ulo”.

Red.

Kun granda ĝojo mi renkontas ĉiusemajne la vilaĝan leterportiston, kiam li inter la diversaj gazetoj, jurnaloj kaj aliaj poŝtaĵoj eligas el sia saketo kaj metas sur la tablon Sennaciulo-n. Mi kaptas ameme ĉi lastan gazeton, delikate detiras la banderolan envolvilon kaj malrapide, kun plezuro, trafoliumas la belajn susuretantajn paĝojn, trarigardante la artikolajn titolojn kaj ilustraĵojn. Kaj poste, trovinte la liberajn minutojn, mi sidiĝas ĉe mia “skribotablo” kaj atenteme legadas… Kaj legante, mi nevole komencas senti min interligata per iaj nevidataj fadenoj kun la grandega senlima Esperantio. Antaŭ mia spirita rigardo malkovriĝas la senfinaj vastoj de l’ terglobo kaj aperetas unu post alia la bildoj de l’ proleta vivo.

Trakuretas antaŭ miaj okuloj ankaŭ la diversaj alitemaj paĝoj, kolonoj kaj linioj de l’ malgrandaj artikoletoj, el kiuj multaj haltigas kaj ensorbas mian streĉitan atenton…

Mi abonas “S-ulo”n duan jaron, kaj ĝis nun mia amo al ĝi nur kreskas. Tamen, ĉi-jare mi kun miro eksciis, ke el 13 mil SAT-anoj¹ kaj multaj ne-SAT-anoj nur apenaŭ 4000 abonas nian gazeton. Mi ne povas supozi, ke ĉiuj neabonantoj al “S-ulo” estas senlaboraj kaj pro tio ne povas ĝin aboni. Kaj ŝajnas al mi tial, ke la kaŭzo de neabonado estas alia. Kelkfoje mi legis en “S-ulo”, ke multaj ties legantoj plendas pri troa seriozeco kaj enuigeco de l’ materialo presata en la nomita gazeto. Konsentante iom kun tiuj legantoj, mi, laŭ ekzemplo de K-do Zim Belyj², tie ĉi volas esprimi mian opinion pri tio, kiel oni povus pliinteresigi la enhavon de l’ gazeto. (Mi pensas, ke multaj K-doj povas konstati, ke unu el ĉefaj kondiĉoj de l’ mult-disvastiĝintaj gazetoj estas la alloga, interesa enhavo.

Do, kvankam mi ne trovas en “S-ulo” tro multe da enuiga materialo, — eble tial, ke kio al unu leganto ŝajnas malinteresa, tio por aliaj povas esti tre valora kaj utiliginda materialo, — mi kompreneble ankaŭ dezirus vidi la tutmondan proletan presorganon ĉiam pli bela, pli interesa, kaj sekve de tio pli multe abonata kaj legata.

Mi arogas opinii, ke dezirataj aspekto kaj enhavo de “S-ulo” en multaj rilatoj dependas de ni mem, la solaj subtenantoj kaj kreantoj de nia gazeto. Tial la deziro, ke “S-ulo” pli bone respegulu la konindaĵojn el la vivo de tutmondo, ke ĝi donu sur siaj paĝoj ĝenerale pli interesan materialon, tiu deziro, laŭ mi, estas tute per niaj fortoj realigebla. Mia opinio en tiu direkto estas do jena: “S-ulo” jam delonge aperigas sur sia spaco la t. n. “paĝojn”: scienc-kulturan, sportan, junularan, virinan ktp. Do, “S-ulo” enkonduku nun unue la novan paĝon: “Paĝo de sennacieca literaturo”.

Sur tiu paĝo ĉiusemajne aŭ almenaŭ ĉiudusemajne estu presataj originalaj (aŭ bonaj tradukitaj) rakontoj, skizoj, versoj k. s. (sed ne “por nia distro”: oni devas ŝpari lokon). Estu permesata ankaŭ al komencantaj verkistoj kunlabori ĉe tiu “paĝo”. Simila paĝo plibeligos nian gazeton, ĝi donos al la leganto la racian ripozon kaj almenaŭ iomete kontentigos liajn animajn bezonojn. Ĝi eble helpos embrian kreadon de originala sennacieca literaturo. Kaj ŝajnas al mi, ke materialo por malgranda spaco ne mankos, se niaj esp. verkistoj, dissemitaj tra la senlima Esperantio, fervore partoprenos.

Due, mi dezirus, ke estu pligrandigata la paĝo “scienca”. Aparte estas dezirata enkonduko de la rubriko: “El vivo kaj sciencoj”¹ aŭ “Scienco kaj tekniko”. Kvankam tiutema materialo regule aperas en naciaj sciencaj gazetoj, tamen ĝi meritas esti enkondukata en “S-ulo”, ĉar per interesa enhavo ĝi kontentigos legantojn kun esp. scienca lingvo kaj kontentigos ilin per valora kaj grava materialo (ja ne ĉiuj proletoj havas eblon abonadi specialajn ĵurnalojn [?], sed ĉiuj, mi pensas, dezirus legi esp-e pri la eltrovoj kaj novaĵoj de l’ moderna scienco). Ankaŭ materialon por tiu rubriko povas liveri multaj esp-istoj.

Mi opinias, ke tiele pliinteresiginte la enhavon de nia gazeto, ni kreos la novan stimulon, kiu almenaŭ en ia grado plivigligos abonemon ĉe nefervoraj subtenantoj al nia komuna afero.

J. B. (Sovetio).

¹ SAT-anoj estas nur ĉ. 7000! — Red.

² V. pĝ. 193, kol. 3, malsupre (kol. 1929).

¹ V. pĝ. 223, kol. 3 (1929).

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

10-a Komuniko

Radio-disaŭdigo de raportoj pri la kongreslaboroj okazos dum la kongresaj tagoj (5.—8. de aŭgusto) ĉiutage vespere je 22-a—22.10-a horo (mezeŭropa tempo) pere de la sendstacio “Mirag” en Leipzig sur ondolongo 361,9. La raportoj estos donataj esperantlingve; do nepre aŭskultu k poste skribu leteron al “Mirag”, Leipzig, dankante, ke per ĝia helpo vi tre rapide estis informata pri la laboroj, traktadoj k decidoj de la 9-a SAT-Kongreso.

La 12-an de julio s-ro d-ro Dietterle raportos perradie pri la preparaj laboroj por la Kongreso (atentu specialan alvokon en ĉi tiu n-o).

Kongresa insigno, kies aspekton vi vidis en la lasta n-o de “S-ulo”, jam estas mendita. Ĉiu kongres-aliĝinto ricevos la insignon (metalan) k la programlibron (48-paĝan — ilustritan) senpage. Gek-doj malhelpataj veni al la Kongreso, ricevos ĝin tuj post finiĝo de la Kongreso per poŝto afranklibere.

Tuj aliĝu la Kongreson, ĉar disigas nin nur kelkaj semajnoj! Ju pli da aliĝoj, des pli efika estos la Kongreso. La Kongresa Komitato ne aranĝas la kongreson por loka propagando, sed por antaŭenpuŝi nian movadon en la tuta mondo.

Propagandu por la Kongreso! Sur ĉiu letero, poŝtkarto, presaĵo gluu la kongresajn sigelmarkojn. Folio da sigelmarkoj kostas nur 0.50 mk. Afiŝoj ankoraŭ estas haveblaj por la modesta prezo de 1.— mk. por 14 ekz. 6 afiŝoj kostas 0.50 mk.

Ilustritaj poŝtkartoj evidente estas pleje ŝatataj por la propagando. Jam la K. K. aperigis du aliajn specojn da poŝtkartoj de historiaj vidindaĵoj pri Leipzig (magistrata domo, ĉefstacidomo, lab. gimnast- k sportlernejo). La ilustrita poŝtkarto de la Popoldomo preskaŭ jam estas elĉerpita. Kompreneble ni presos ĝin denove. Atentu la modestan prezon: 6 poŝtkartoj kostas 0.50 mk., 14 kartoj — 1.— mk.

Kongresafiŝoj laŭ deziroj de multaj Gek-doj grandkvante estas presitaj, nur mankas nun la mendoj. Senpaga dissendo ne eblas pro la altaj afrank-elspezoj. Sed la K. K. dissendos la afiŝojn, por utiligi ilin antaŭ la Kongreso, se alvenos nur la afranko (6 — 0.25 mk. 14 — 0.50 mk.). Uzu tiun favoran okazon, tuj mendu pli grandan kvanton da afiŝoj, ĉar post la Kongreso ili ne plu utilas al nia afero, sed nur servos poste kiel makulaturo. Kaj nia varbmaterialo estu tro valora al ni, por simple makulaturiĝi.

Mendojn k aliĝojn sendu al K-do W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 (Germanio). Notu, ke mendoj nur estos plenumataj, aliĝoj anoncataj en “S-ulo”, kiam koncernaj sumoj alvenis.

Monon por propagandaĵoj k aliĝo sendu per adm. aŭ poŝtĉeka konto de SAT — monbiletojn sendu senpere al K-do W. Kampfrad. Germanianoj nepre uzu poŝtĉekon: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527, Leipzig.

Karavanoj al Leipzig estas organizataj de la lokoj, kie okazos antaŭkongresaj renkontiĝoj (legu en antaŭaj n-roj de “S-ulo”). Nepre aliĝu tian karavanon, ĉar tiam la veturprezo malaltiĝas de tiu loko je 25%.

Postkongresa ekskurso. Krom la anoncitaj ekskursoj postkongresaj al “saksa Svisio”, saksa metalmontaro, mezgermania industriregiono, okazos kvara ekskurso al Turingio (Jena). En ĉi tiu n-o aperas informa artikolo pri tiu bela regiono de Germanio. Senprokraste ankaŭ anoncu vin por partopreno ĉe la postkongresaj ekskursoj. Organizanto

— paĝo 9 —

SENNACIULO 389

de la kvara ekskurso estas: K-do W. Semmler, Moritz-Seebeck-Str. 2, Jena-Thür. (Germanio).

Rabato por vizoj estas garantiata de la germana registaro, oficejo por eksterlandaj aferoj laŭ ĵus ricevita letero. La 17-an de junio koncerna oficejo skribas al ni: “La germanaj vizoficejoj (ambasadorejoj) en koncernaj landoj estas informitaj pri la donenda rabato por la kongrespartoprenontoj.” La prezoj por vizo estas, jam rabatite: Belgio 5 mk. g.; Bulgario 5 mk. g.; Estonio 5 mk. g.; Francio 0.50 mk. g.; Grekio 2 mk. g.; Hungario 2 mk. g.; Litovio 5 mk. g.; Polio 5 orfrankoj; Rumanio 10.50 mk. g.; Sovetio 4 mk. g.; Turkio 5 mk. g. Por aliaj eŭropaj landoj sufiĉas pasporto de via policejo por eksterlando.

Informpetoj pri aferoj ofte jam klarigitaj en la paĝoj de “S-ulo” ĉiutage alvenas en Leipzig. Ni petas, ke la Gek-doj regule legu la komunikojn de la K. K. Nur pro specialaj informoj skribu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27 (Germanio).

Atentu k legu la sekvantajn Komunikojn de la K. K.!

12-a listo de aliĝintoj

493 Erwin Weise, Kriebitsch, Germ. 13443 494 K. Zschuckelt, Riesa-Weida, Germ. 1733 495 Ernst Jähn, Aue, Germanio 4378 496 Walter Huster, Stöckigt, Germ. 1842 497 Ria Kissler, Frankfurt, Germ. 6192 498 Ernst Kissler, Frankfurt, Germ. 3317 499 W. Breininger, Nürnberg, Germ. 8569 500 Helmi Dresen, Tallinn, Estonio 4227 501 Fred Grydzan, Welland, Usono 13341 502 Kurt Liguda, Kesselsdorf, Germ. 13582 503 Hans Wersich, Freital, Germ. 13584 504 Arno Nestler, Kesselsdorf, Germ. 13583 505 K. Knöfel, Weissig-Freital, Germ. 10401 506 Reinh. Scheibler, Wurzen, Germ. 9367 507 Walt. Freudemann, Freital, Germ. 10915 508 Fr. Krausewald, Glauchau, Germ. 6329 509 Lotte Mügler, Glauchau, Germ. 14364 510 Max Wetzel, Glauchau, Germ. 1745 511 Kurt Floss, Glauchau, Germ. 3822 512 Bruno Rhodius, Glauchau, Germ. 1740 513 Erich Hofmann, Glauchau, Germ. 6332 514 Pam. Vasilĉenko, Krasnodar, Sov. 5712 515 Luc. Perraire, Krasnodar, Sovetio 9344 516 Walter Nöbel, Altenburg, Germ. 6715 517 Karl Epperlein, Altenburg, Germ. 4078 518 Koloman Kaiser, Altenburg, Germ. 1760 519 Marie Graichen, Altenburg, Germ. 7354 520 Josef Zwolensky, Recklinghausen, Germanio 8170 521 Adolf Ilgner, Lünen, Germanio 7514 522 Sofie Mende, Herne, Germanio 14788 523 Ewald Kaiser, Herne, Germanio 14072 524 Alfred Oettler, Steinplais, Germ. 2528 525 Ella Riedmeier, Augsburg, Germ. 14066 526 Karl Stangl, Augsburg, Germ. 14065 527 Helmut Otto, Berlin-Spand., Germ. 3349 528 Alfr. Bachmann, Chemnitz, Germ. 5182 529 Willi Arnold, Chemnitz, Germ. 8077 530 Alfred Bierbaum, Chemnitz, Germ. 10407 531 Alfred Müller, Chemnitz, Germ. 7906 532 Kurt Lösch, Chemnitz, Germ. 1867 533 Kurt Schulze, Wittgensdorf, Germ. 2403 534 Fraya Dittrich, Chemnitz, Germ. 13629 535 Otto Weber, Chemnitz, Germ. 10875 536 Kurt Klingner, Chemnitz, Germ. 2401 537 H. Hoffmann, Neugersdorf, Germ. 9158 538 Alfred Spitzer, Neugersdorf, Germ. 162 539 S. Hermann, Neugersdorf, Germ. 11672 540 Gerh. Herzog, Leutersdorf, Germ. 9159 541 Fr. Strangfeld, Neugersdorf, Germ. 12915 542 Reinh. Thumsch, Neugersd., Germ. 9163 543 Martha Haupt, Neugersd., Germ. 9160 544 Karl Hörner, Buer Hassel, Germ. 6420 545 H. Herold, Oberlungwitz, Germ. 2926 546 Paul Ullmann, Chemnitz, Germ. 13965 547 H. Zimmermann, Chemnitz, Germ. 13967 548 Sarah Reuter, Chemnitz, Germ. 13962 549 Josef Labisch, Chemnitz, Germ. 8406 550 Max Winkler, Chemnitz, Germ. 13963

Donacoj.

Erare en n-o 242, Bespalov-Krasnodar 4.— mg.; Weise-Kriebitsch 1.— mg.; Breininger-Nürnberg 0.50 mg.; Dresen-Tallinn 4.— mg.

[BILDO p.9 | 34,18,47,34] La kongresinsigno: kvinpinta stelo kun «SAT» super globo kun la surskriboj «LEIPZIG AUG», «ESPERANTO», «1929», «KONGRESO».

Originala grandeco de la Kongresinsigno.

Ĉiu kongres-aliĝinto, kiu ne povos veni al la 9-a SAT-Kongreso, senpage k afranklibere ricevos post finiĝo de la Kongreso la kongresan insignon (kiu estos el metalo, do valora memoraĵo) k la programlibron en amplekso de 48 paĝoj.

Tuj kongresaliĝu!

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

Konsiderante la fakton, ke SAT ĝis nun sufiĉe bone progresis senprograme kaj trudo de ia programo povus endanĝerigi nian organizon, ni proponas: “La 9-a SAT-Kongreso rezignu starigon de ĉia programo kaj likvidu koncernan komisionon.”

Subskriboj de 23 SAT-anoj el Dresden.

Mi proponas elekti komisionon el kontoristoj, kiu kontrolu la kontojn de la Administracio (— tiu kontrolo povus okazi tuj post la kongreso). La K-doj kontrolantaj raportu pri sia laboro en “S-ulo”.

Léon Bergiers, ĉefkontoristo, SAT-ano 630.

Ĉirkaŭ la Kongreso

SAT-anoj el Britio, kiuj intencas partopreni la 9-an SAT-Kongreson, skribu tuj al mia suba adreso. Mi organizas karavanon por havigi pli malmultekostan veturprezon. Estas mia intenco aranĝi, ke la karavano aliĝos al la Düsseldorfa karavano.

Joel Sulsky (4304), 19 Leyton Rd., Harpenden, Herts.

PRI LA JARLIBRO

La SAT-anoj en Marseille, kunveninte 27-an de majo 1929, post legado de la artikoloj de K-do Izgur kaj de “la Voroneja SAT-anaro” en “S-ulo” n-o 240 (9. 5.) pri la Jarlibro, deklaras samopinii kiel ili pri la jarlibro kaj deziras, ke en la venonta jarlibro troviĝu kiel pasintjare la matrikuloj, nomoj, antaŭnomoj kaj aliaj sciigoj de ĉiuj aktivaj SAT-anoj. Se pro tio la jarlibro fariĝos tre dika, tio ne gravas; oni plialtigos la kotizon, se necese. Sed la dikeco de la Jarlibro estas grava maloportunaĵo; ja, kiam oni vojaĝas, oni ne nepre bezonas ĉiam enpoŝigi ĝin; necesas nur havi ĝin en sia kofreto por ĝin konsulti laŭbezone. Komisiite: Ravel Léon (5326).

POR JARLIBRO

Por kompili la fakon “Prolet-organizoj, kiuj uzas esp-on en sia internacia korespondado”, mi bezonas urĝe necesajn adresojn. Organizoj, kies adresoj aperis en Jarlibro 1928, ankaŭ devas informi pri si. Rapidu sendi tiujn adresojn! Mi ankaŭ petas K-dojn alsendi al mi por fako “Internacia laborista gazetaro” titolojn de ĉiuj ĉefaj lab. gazetoj en ilia lando, notante partitendencon, adreson, eldonkvanton, fondiĝjaron k.a. — Sendu ĉion al: Dim. Snejko, Poŝtkesto 33, Minsk, USSR.

ESPERANTO EN PEDAGOGIAJ KONGRESOJ?

En Ĝenevo okazos de 25. julio ĝis 4. aŭgusto la tria kongreso de la Mondfederacio de Edukasocioj. Kunvenos pli ol 5000 geinstruistoj. La Mondfederacio ampleksas ĉefe amerikajn ligojn k la anglan instruistan asocion NUT, k la angla lingvo, la nacia konkuranto de la internacia helplingvo, tie regas k ankaŭ regos en Ĝenevo. Des pli grave por ni estas, ke tiu granda internacia kongreso en tri sekcioj ankaŭ uzos esp-on. La Mondfederacio eldonis sian kongresprogramon ankaŭ en esp-o. Prezidanto de la Organiza Komitato estas prof. Bovet, direktoro de la Internacia Eduka Oficejo-Ĝenevo, la konata gvidanto de la Internacia Packonferenco en Praha “Paco per Lernejo” (kiu aplikis esp-on!). Prof. Bovet ankaŭ estas membro de la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esp-istaj (TAGE)! La laborojn de TAGE dum kaj por la kongreso preparas kaj gvidos prof. Dietterle. Do entute gravaj bonŝancoj por esp-o en unika, eble decida situacio: en granda internacia fakkongreso.

Preskaŭ samtempe (de 8. ĝis 21. aŭg.) okazos en Helsingör – Danlando la 5-a kongreso de la Internacia Laborrondo por Nova Edukado. La ĝenerala sekretariino de tiu Laborrondo, Clare Soper-London, informis nin, ke okazos esp-tradukoj de la ĉefaj matenaj lekcioj, se TAGE zorgas pri tradukantoj, kaj ke tiuj tradukantoj ne bezonas pagi la kongreskotizon. D-ro Ferrière-Ĝenevo, la redaktoro de la franclingva organo de l’ Laborrondo, certigas, ke esp-o estos aplikata, se esp-istoj partoprenos la kongreson. Li deziras, ke la kongreso en Helsingör estu bela manifestacio por esp-o. La redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, d-ro Kurt Riedel-Dresden, estas invitita, paroli en la kongreso, ne kiel nia redaktoro, sed kiel pedagogo. La programo jam montras lian nomon.

Bonvolu ekkoni la bonŝancojn de tiu situacio! Mi eĉ pretendas nomi tiun situacion, kiam pedagogiaj internaciaj kongresoj provas k deziras uzi esp-on,

Historia Momento

por la esp-movado.

La tasko de la esp-istoj, speciale de la instruistoj, en tiu historia momento ne estas, stari malproksime en Budapest (UEA-kongreso) aŭ en Leipzig (SAT-kongreso) k konfidi al la hazardo la evoluon de nia afero en pedagogiaj rondoj. Se ni kondutas tiel, ni pruvas, ke ni bonege povas skribi en niaj gazetoj propagando-frazojn pri la neceso de

— paĝo 10 —

390 SENNACIULO

esp-o por internaciaj kongresoj, sed ne estas maturaj, kompreni aŭ eĉ plenumi la postulojn de la nuna situacio: Helpi per plej vigla praktika kunlaboro en diskutado k tradukado, ke la kongresoj efektivigu la intencatan uzon de esp-o.

Oni kontraŭdiris al niaj klopodoj por Helsingör k Ĝenevo: “Jam sufiĉe multaj asocioj rezoluciis por esp-o. Kie estas la efiko de tiuj rezolucioj? Ni ne bezonas pluajn.” En Helsingör k Ĝenevo ni ne volas kunlabori por atingi iun rezolucion por esp-o, sed por helpi jam apliki ĝin en tradukoj k paroladoj. Se en unu aŭ ambaŭ kongresoj sufiĉe multaj esp-istoj kun sukceso efektivigos tiun aplikon de esp-o, oni ne rezolucios por esp-o, sed decidos, apliki ĝin ankaŭ en venontaj kongresoj. Kaj iom post iom la kongresoj okazos tute en esp-o.

Ĉu tiu mia kalkulo estas iluzia, utopia?

Ĉu la propagandistoj dum multaj jaroj povos atingi aŭ esperi iun pli grandan aŭ nur similan decidan sukceson en la esp-movado?

Bonaj spertoj en la kongresoj Ĝenevo k Helsingör ankaŭ efikos en la aliaj instruistaj internaciaj asocioj: Internacio de Eduklaboristoj k Federacio Internacia de Asocioj Instruistaj. Kiu konas la indiferenton, la mokadon k eĉ la antipation de instruistoj kontraŭ la esp-movado, konsideros tre necesa k valora la aplikon de esp-o en fakkongresoj de internaciaj instruistaj asocioj.

Sed tiu apliko nur okazos k funkcios kun sukceso, se ni esp-istoj kunagas. Neniu diru, ke faros aliaj sian devon. Ĉiu respondecas pri progreso k stagnacio. Ĉu la pedagogiaj kongresoj diru: “Ni volis uzi esp-on, sed ni ne trovis la helpon de la esp-istoj!”?

En tiu speciala, eksterordinara, escepta situacio ankaŭ la SAT-edukistoj devas disponigi siajn fortojn al la bezonoj de la kongresoj en Ĝenevo k Helsingör. Per tio mi tute ne intencas logi la K-dojn en burĝan sferon. Vi nur helpu ruli la esp-ŝtonon en tiuj kongresoj! Aŭ ĉu ni danĝerigas per tio la evoluon de la historio al socialismo? Ĉu la evoluon de SAT? Ĉu la politikan konvinkon k volon de la partoprenantaj K-doj? SAT certe baldaŭ havos grandan utilon, se esp-o venkis ĉe la instruistaro. Do per via kunlaboro zorgu, ke la demandsigno post la titolo de tiu ĉi artikolo fariĝu simpla punkto!

Kiu volas partopreni, skribu al

M. Goldberg (2190), Im Lumbsch, Oetzsch b. Leipzig.

PRI NEDERLANDO

K-do I. Flower, aŭtoro de la unua artikolo aperinta sub supra titolo en n-o 239, protestas siaflanke kontraŭ la atako direktita kontraŭ li pro tiu artikolo fare de K-do F. B. en n-o 244. Li diras: “Ĉar tiu K-do mem laboras en fako malbone pagata, li erare opinias, ke en ĉiuj fakoj estas pagataj la samaj malbonaj salajroj. Evidente li ne povas diferencigi la aparton de la ĝeneralo. Ni devas bazi nian laboristan movadon sur kompreno kaj analizo, sed ne sur enviemo kontraŭ la havulo.”

KIEL LABORISTAJ GVIDANTOJ RILATAS AL ESPERANTO

Letero de K-do Saville al la redaktistino de “Weekly People” (Semajna Popolo) en Novjorko

Bronx, N. Y., la 10-an de majo 1929.

Kara redaktistino!

Leginte vian respondon al la “Burĝona esperantisto” en la “Weekly People” (Semajna Popolo) de 11-a de majo, mi sentas, ke estas mia devo atentigi vin, ke la “Burĝona esperantisto” ne estas komisiita reprezentanto, k tial ne kvalifikita prezenti la pozicion de SAT, tutmonda organizo, kies celo estas klerigi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj el la tiel nomataj internaciistoj, ke sekve fariĝos faktoro en la emancipo de la laborista klaso el la kapitalista jugo k starigo de kooperativa komunriĉaĵujo.

Okaze mi estas komisiita reprezentanto de la supre menciita organizo, k la plej granda parto de mia tasko estas batali kontraŭ esperanto-propagandistoj, kiuj disfamigas tiajn erarojn kiel: “Homoj batalas, ĉar ili miskomprenas unu la alian¹” — ĝuste en sama maniero, kiel vi faris rilate al la “Burĝona esperantisto”.

Vere, d-ro Zamenhof, la kreinto de esp-o, argumentis per suprecitita maniero, sed ja li neniam pretendis esti socialisto, neniam studis Marks k tial ne havis komprenon pri la klasbatalo. Li, tamen, kreis ilon, kiu estas uzebla (estas jam uzata, ĝis ioma grado) de ĉiu, kiu posedas sufiĉan antaŭvidan povon k inteligenton por uzi ĝin.

Se Zamenhof, kiu estis geniulo kiel lingvisto, sciis nenion pri ekonomi-scienco, vi, mia kara redaktistino, kiu estas tiel kompetenta kiel klariganto pri socialismo, scias nenion pri taŭgeco de internacia lingvo kiel ilo (unu el la multaj iloj) por kaŭzi la “forigon de salajro-sklaveco k ekonomia maljusto²”.

SAT batalas kontraŭ la burĝ-pensemaj esp-istoj, ĉar ili okupas sin per agitado, kiu kredigus al la laboristaro, ke esp-o funkcius kiel panaceo³ k kuracus ĉiujn malbonojn sociajn. SAT simple diras al la gelaboristoj, kies ekonomiaj interesoj estas la samaj, ke estas absurde paroli figure pri “universala lingvo de la klasbatalo⁴”, se efektive oni ne posedas la ilon por realigi tion. SAT diras al la gelaboristoj, ke se la fabrikposedantoj k la gelaboristoj de la ŝtato Suda Karolino ambaŭ parolus esp-on, ili batalus malgraŭ tiu unu kontraŭ la alia, ĉar iliaj interesoj ekonomiaj estas antagonismaj. Sed, diras SAT, se la gelaboristoj-delegitoj de Suda Karolino renkontiĝus kun gelaboristoj-delegitoj el aliaj landoj en Moskvo aŭ alie, por pridebati siajn klasajn interesojn, k ili dezirus scii, pri kio ili parolas, laŭ civilizita maniero, tiam ili devus paroli universalan lingvon. Nur esp-o estas de SAT uzata k ne ekzistas alia laborista internaci-lingva organizo en la mondo. SAT diras, ke estas absurde k de financa flanko malŝpareme dependi de eraraj tradukoj — estus pli logike tiuokaze reiri al la signo-lingvo¹.

Fine, SAT ne okupas sin pri distriloj iaspecaj, kiujn la homaro elektos eble “post la Revolucio²”. Ĝi uzas esp-on nun, kiel ilon por faciligi la forigon de l’ salajro-sklaveco.

Mi tute konsentas kun vi, ke la “Weekly People” ne havas spacon por propagandi esp-on, k kiel vi scias, kvankam konstanta leganto mi neniam postulis spacon. Sed mi estus tre dankema, pro la ĝenerala konfuz-stato koncerne la temon, se vi publikigus ĉi tiun leteron.

* * *

(Pro la peto tiel ĝentile k racie esprimita, la supra letero estas enmetita. Tio, tamen, ne signifas, ke la Popolo subtenas esp-on, aŭ ke ĝi estas konvinkita pri ĝia taŭgeco. Tiu escepto, sekve, ne signifas inviton al plua diskuto, k nia antaŭa eldiro restas valida — ke ni havas nek tempon nek spacon nek inklinon pridiskuti la temon. — Redaktistino.)

Elangligis Ida Rosenthal (373).

¹ Cito el la diro de l’ redaktorino. ² Cito el la diro de l’ redaktorino. ³ Ho, kiu ĉion kuracas. ⁴ Cito el la diro de l’ redaktorino.

¹ Lingvo de la sovaĝuloj. La indianoj tutamerikaj, kiuj havas malsamajn dialektojn, ankoraŭ hodiaŭ kompreniĝas inter si tiele. ² Cito el la diro de l’ redaktorino.

LA GERMANA INSTRUISTA ASOCIO AKCELAS ESPERANTON!

La Germana Instruista Asocio (150000 membroj) en sia ĉefkunveno, 23. 5. en Dresden, traktis la temon “La Lernejo en la servo de la repacigo de l’ popoloj”. Tuj post ekscio pri tiu temo la esp-istoj montris per multaj faktoj la valoron de helplingvo al tiu celo, kiu permesas ampleksan personan interrilaton inter infanoj k instruistoj k eĉ instigas k sugestas ĝin, k kiu sola ebligas grandstilan organizadon de internaciaj kongresoj, korespondado, interŝanĝo k komuna gazeto. Kelkaj distriktasocioj de la granda Asocio baldaŭ postulis akcepton k rekomendon de esp-o kiel rimedo por internacia amika interrilato.

Plie la esp-istoj vizitis la prezidanton de la asocio k ankaŭ la raportinton de la ĉefkunveno k atingis, ke li en sia parolado menciis esp-on. Krome la esp-istoj sufiĉe longe antaŭe detale k funde preparis la agadon en la diskuto de la ĉefkunveno. Ankaŭ ni atingis, ke la Loka Komitato aldonis du flugfoliojn (Esperanto en la servo por la repacigo de la popoloj) al la kongresmaterialo.

Certe estas la frukto de tiu celkonscia laboro de la Germana Asocio de Esp.-Instruistoj, ke la ĉefkunveno en Dresden nun akceptis jenan rezolucion: “Ĉiuj klopodoj en lernejo k instruistaro koncerne la mondhelplingvon (esp-o) devas esti akcelataj”.

Sed estis ankoraŭ 2 favoraj cirkonstancoj, kiuj helpis al tiu sukceso k eĉ entuziasmigis la grandegan kunvenon de preskaŭ 6000 kongresanoj: Transdonis al la kongreso korajn salutojn k esprimojn de komuna volo al komuna celo la prezidanto de la Angla Instruista Asocio (NUT), kolego Cowen-London, la ĝenerala sekretario de la Federacio Inter-

— paĝo 11 —

SENNACIULO 391

nacia de Asocioj Instruistaj, kolego Dumas-Paris, samtempe reprezentanto de la franca instruista asocio “Syndicat National”, k kolego de Vries por la holandaj instruistoj. La kongreso salutis la eksterlandajn kolegojn per koraj ovacioj. Ankaŭ ĉe aliaj okazoj la kunveno klare montris sian volon al internacia solidareco. Sed subite ekstaris bariloj, kiam eksonis la angla k franca paroladoj, por la plejmulto ne kompreneblaj. Sinceran bedaŭron oni eksentis, ke ni ne komprenis, kiel parolis homo al homoj, frato al fratoj. Tio estis profunde impresa demonstracio por la neceso de komuna interkomprenilo en internaciaj rilatoj. Tiu travivaĵo plugis la animojn de la kongresanoj k preparis ilin, akcepti poste nian semon.

La alia favora cirkonstanco estis, ke pri la angla gasto, la prezidanto de NUT, ni povis raporti, ke li akceptis la honoran prezidantecon en la esp-sekcio de NUT. El tiu speciala situacio sekvis, ke la granda kunveno vigle aplaŭdis la akcepton de la supra menciita decido pri esp-o.

La 500 esp-instruistoj, organizitaj en la Germana Asocio de Esp. Instruistoj, klopodos zorgi, ke el tiu decido kresku pluaj fruktoj por esp-o.

Goldberg (Leipzig).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. Vieno. La rapida kreskado de l’ movado inter la aŭstria labistaro, precipe ankaŭ en la provinco, instigis ALLE jam antaŭ 2 jaroj aranĝi someran lernejon, kie 20 funkciuloj el provincaj regionoj kunestis en 14-taga internulejo, por ricevi la necesan ilaron por ilia estonta agado. Pro la neatendite bona sukceso estis decidate ripeti la someran lernejon ĉiun 2-an jaron. 2. junio okazis la malfermo de l’ 2-a somera lernejo en la resanigejo de “Societas” en XXI-a distrikto (bosko ĉe la Danubo). Denove unuiĝis 20 p., inter ili 4 virinoj, por en komuna laboro esti instruataj pri principoj de moderna pedagogio, teorio k praktiko de la lingvo, literaturo k historio de esp-o. La laborprogramo plenumiĝas per kursoj pri organizaj k prop. aferoj. Krome estas paroladoj pri ĉiuj partoj de la prol. kulturmovado. — POLIO. Bendzin. 2. junio okazis kongreseto de 100 regionaj esp-istoj (70% laboristoj) kun fakkunsido laborista, en kiu per ĉeestantaj 60 esp-istoj k 20 ne-esp-istoj estis akceptata unuanime jena rezolucio: “La ĉeestantoj de la lab. fakkunsido en 2. junio en Bendzino “Zaglebie” esprimas sian dankon al SAT k ankaŭ al redakcioj de “S-ulo” k “La Nova Epoko”, pro ilia senhalta laboro sur la kampo de la kulturo por la lab. klaso k decidas helpi en varbado de 4000 abonantoj por “S-ulo k aktivaj membroj de SAT”. Malakceptita per 35 kontraŭ 32 voĉoj estis jena rezolucio: La ĉeestintoj de fakkunsido je la unua kongreseto en B. ‘Zaglebie’-distrikto, konsiderante ke la esp. labisto konvinkiĝis, ke kunlaboro kun burĝaj elementoj, eĉ per esp-o, forviŝas la ideologion de klasbatalo, decidas pliintensigi siajn fortojn por popularigi esp-on inter la laboristoj, krei sian propran lab. esp. organon, laŭ modelo de la intensa laboro de SAT.” — SOVETIO. Krasnodar. Radiokursoj, komencitaj 23. 12. 28, daŭras. Disaŭdigoj ĉiudimanĉe je 19.20 h. vespere. Gvidantoj (de leciona parto) Bespalov, (ĝenerala) Vasilĉenko. — De 1.—10. majo okazis esp. ekspozicio. Estis montrataj 80 libroj, 65 gazetoj, proks. 300 koresp-aĵoj (let., PK, fotoj ktp.). Vizitis ekspoz. 150—200 p. Dum urba kunveno en gazetara tago (5. 5.) estis laŭtlegata saluto de aŭstriaj K-doj (antaŭ 800—1000 p.). Ĉeestantaro decidis ĝin enmeti en loka ĵurnalo.

(P. V. 5712.)

ESPERANTO EN KINOFILMO

En Sovetio estas nun demonstrata (kiel ni jam mallonge notis en antaŭa n-o) nova kinofilmo “Torgovci slavoj” (Vendistoj de gloro), produktita de “Meĵrabpomfilm”. Temo de la filmo estas prenita el samnoma teatraĵo de franciaj aŭtoroj Paniol kaj Nivua (fr.: Pagnol, Nivois [?]). Tiu verko estas esence kontraŭpatriotisma: ĝi rakontas, kiel oni utiligas patriotisman senton por spekulacii per ĝi ĉe la parlamentaj balotoj.

Laŭ la teatraĵo la agado okazas en Francio. Refarante la teatraĵon por kino, la reĝisoroj ŝanĝis la agadlokon, nome transportis ĝin en ajnan kapitalistan landon. La ajneco estas substrekita per tio, ke la standardoj en la filmo estas de kolorkombino, nekonata en iu ŝtato, la nacia blazono montras iun stiligitan unukapan aglon kun litero “Z” sur la ĉebrusta blazoneto. Kaj la lingvo, uzata en tiu Z-lando, estas nek la franca, nek la germana, nek iu alia — sed esperanto.

En la komenco de la filmo vi vidas, kiel iu familio enpakas produktsendaĵon al sia parenco, batalanta ĉe la militfronto. Vi vidas enpakata skatoleton de viandkonservaĵo kaj sur ĝi la surskribon esp.-lingvan “Viando”. La adreso sur la pakaĵo estas skribita esp.-lingve, sur la muro pendas karto de militfronto, kaj vi distingas sur ĝi esp.-lingvajn surskribojn. Sur la muro pendas luksa kopio de militordono, gloranta morton de serĝento en batalo — kaj ankaŭ tiu ordono estas esp.-lingva. Oni disgluas balotafiŝojn kun esp.-lingvaj “Voĉdonu por la honestuloj”, “Voĉdonu por la komunistoj”. Alvenas manifestaciantoj, kaj sur iliaj afiŝoj estas esp-lingvaj surskriboj “Donu panon”, “Donu laboron al niaj edzoj”.

Tiele esp-o estas uzata por ajnigo, por sennaciigo de agadloko.

G. Demidjuk.

Municio por SAT k ĝiaj organoj

Cowlairs [?] Esp. Grupo Koopera 27.— ŝil.; Weber (Untermenzing) 3.— mk. g. — Jubileo-ĉeno: Lvov (Zinovjev), (jan., febr., marto, aprilo, majo) 5.— rubl. — Ĝojvivulo (Nadejdinsk), (por du jaroj 1928/29) 24.— rubl.

Kun tiu ĉi numero estas ekspedata “La Nova Epoko”

[BILDO p.11 | 59,6,88,13] Desegnaĵo: libroj kaj plumo en kadro, kapbildo de la rubriko Recenzejo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Soveta Pedagogia Revuo, eldonata de “Rabpros” aperigata de Internacia Pedagogia Komisiono de C. K. Pros. N-o 1. Majo 1929. Redaktoro M. Apletin. Redakci-Kolegio: Javoronkov, Modenov k Ŝpicer. Moskvo, Dvorec Truda. Solanka 12, ĉambro 558. Oni povas aboni per R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig aŭ M. Boubou, 96, rue St. Marceau, Orléans, aŭ Einar Adamson, Box 73, Göteborg. Abono por 5 kajeroj en Sovetio: unu rublo en alilando: ½ amerik. dolaro. 16 pĝ. Form. 17×23 cm.

Jen bela atingo de niaj K-doj edukistoj! Fakrevuo eldonata de faka institucio: la CK PROS — t. e. de la Centra Komitato de Kleriglaborantoj, profesia unuiĝo, kiu unuigas ĉiujn pedagogojn, instruistojn k ĝenerale klerig-laborantojn en Sovetio. Tiu oficiala Unuiĝo ludanta gravegan rolon en USSR, decidis eldoni la revuon en esp-o. La fakto mem, ke simila organizo elektas esp-on kiel lingvon por sia organo, atestas, ĝis kia grado nia movado povis penetri ĝis respondecaj instancoj, kiuj komencas preferi ĝin al aliaj naciaj lingvoj. Tiu decido de la grava organizo certe estas ŝuldata al la aktiveco de nia tutmonda lab. esp. movado, speciale en la instruista kampo. Sed tia granda sukceso ankaŭ devigas la esp-istaron. Nia SAT-anaro devas zorgi, ke la enhavo de l’ nova Revuo estu konigata multe trans la limojn de Esperantio. Oni traduku sisteme ĝiajn artikolojn k sendu la enpresaĵojn al la supremenciita adreso. Oni ĉiel provu pravigi la paŝon de la CK PROS. Tiu entrepreno devas sukcesi, same kiel sukcesis la klopodoj de niaj K-doj ĉe la Moskva radiostacio. Niaj SAT-anoj geinstruistoj en ĉiuj landoj tre atentu pri tiu afero k utiligu ĝin por la favoro de l’ tuta movado!

N. B.

Pédagogie prolétarienne. Thèses, rapports et débats des journées pédagogiques de Leipzig, organisées par l’ internationale des travailleurs de l’ enseignement. Pâques 1928. Franclingva protokolaro pri la pedagogiaj tagoj 1928 en Leipzig. Havebla ĉe Librairie du Travail, 17, rue de Sambre-et-Meuse, Paris 10. Prezo: 5 fr. frk.

Lissagaray, Histoire de la Commune de 1871 (Historio de la Komuno de 1871). précédée d’ une notice sur Lissagaray par Amédée Dunois. Eld. Librairie du Travail, 17, rue de Sambre-et-Meuse, Paris-10ᵉ. Prezo: 25 fr. Form. 14×19 cm. 580 pĝ. Franclingva.

La definitiva eldono de l’ “Historio de la Komuno de 1871” datas de 1896; ĝi estis delonge elĉerpita k la forgeso komencis fali sur ĝian aŭtoron. La reeldono, kiun hodiaŭ prizorgis A. Dünŭa (Dunois) ĉe la “Librejo de l’ Laboro” (Librairie du Travail) vekas oportune la atenton pri verko k nomo, kiuj ambaŭ meritas ne perei.

— paĝo 12 —

392 SENNACIULO

Lisagare (Lissagaray) estis, kun Vales (Vallès), la unua socialista ĵurnalisto de sia epoko. Dum ĉe Vales la ĵurnalisto duobliĝis per potenca romanisto, li estis akompanata ĉe Lisagare de memorverkisto k vere unuaranga historiisto.

Lia “Historio de la Komuno” estas travivita de li antaŭ verkiĝo. Li vivis ĝin unue kiel polemikisto, poste, kiam la afero estis malsukcesonta, kiel soldato, la pafilon en la mano. Certe, la kolero de l’ venkito elverŝiĝas pli ol unu fojon en tiuj brulaj paĝoj, sed en nenia momento, ni asertas, ĝi domaĝas la klarvidon de l’ historiisto, en lia difino esplori, en plena scienca objektiveco, la kaŭzojn de l’ granda dramo de 1871, tiri al la taglumo la respondecojn, diri la veron, la tutan veron, eĉ al tiuj, kiujn li amas kaj kies malvenkon proskripcion k ekzilon, li kuraĝe partoprenis.

Sin turnante al la posteuloj, li scias, ke ili nur [?] devas fari sisteman apologion. Li donis kiel postskribon al sia libro tiujn ĉi simplajn vortojn: Por ke oni sciu! Kaj li lasis en la duonombro nek la krimojn de l’ venkinto, nek la gravajn erarojn, iafoje maldelikatajn, la nepreparitecojn de l’ venkito.

Post pli ol duon-jarcento la libro de Lisagare restas pri la Komuno nerefutita, ĉar nerefutebla dokumento. Kaj tiu ĉi esenca dokumento, kiu atingas tie kaj tie ĉi plej altan gradon da emocio, legiĝas kiel romano.

A. Dünŭa, kiu estis iam unu el la kunlaborantoj de Ĵores (Jaurès) kaj kiu, en la postmilitaj jaroj, okupis la postenon de ĝenerala sekretario ĉe “La Homaro” (L’ Humanité), donis ĉiujn siajn zorgojn por tiu ĉi reeldono. Li antaŭirigas ĝin per grava studeto pri Lisagare, kiu revivigas, en sia reliefo k sia koloro, la kuriozan figuron de l’ maljuna socialista demokrato. Mendontoj ne forgesu diri, ke vi eksciis pri tiu grava eldono per Sennaciulo. Skribu en esp-o.

H. H.

P. Danov, La Nova Homaro. Biblioteko Nova Kulturo, n-oj 5/6. Burgas, Bulgario. Subtitolo: La universa k la kosma amo. 46+6 pĝ. Form. 12×19 cm. Prezo 0.80 sv. fr. aŭ egalvaloro.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Le Travailleur Alpin, Grenoble, 4. 5., El Latvio, Labor News, Novjorko, 18. 5., Tago de lab. gaz. (konciza noto), La Lutte Sociale, Alĝero, 24. 5., Rusa ŝiparo (237), Edasi, Tallinn, 19. 5., Intern. banko k noteto el Sovetio, Komsomol, Arĥangelsk 1. 5., Nova viktimo (Klementi, 233).

Priesper. artikol. k notojn enhavis:

Signalen, Stokholm, 23. 5., 30. 5., Morgonbris, Stokh., junio, El Diluvio, Barcelono, 25. 5. (ekspozicio k esp-o), L’ Opinio, Barcel., 25. 5., Las Noticias, Barcel., 5. 5., 19. 5., Paris-Midi, Paris, 6. 6.

Peresper. materialon enpresis:

L’Ecole Emancipée, Saumur, 26. 5. (TEPS), Travail, Lyon, 25. 5., Le Travailleur Alpin, Grenoble, 18. 5., 25. 5., Bolŝa, Arĥangelsk, 1. 5., Komsomol, Arĥangelsk, 1. 5.

NIA POŜTO

5327. — Via letero de Bässler estas rifuzita, ĉar oni postulis punafrankon. Vi nur surgluis 10 kop. pm. anstataŭ 14 kop. Antaŭe la koresp-aĵojn oni kontrolu, ĉu oni ĝuste afrankis kaj ke la let. ne tro pesu. — Ankaŭ aliaj atentu tion!

11 944. — La gr. aliĝilojn ni ne plu havas. Ili fariĝis senvaloraj per la decido en Göteborg.

8241. — Ni bedaŭras ne kontentigi vin, ĉar kelkaj n-oj de la pasinta kvaronjaro elĉerpiĝis. Adm.

SAT-anoj en Tokio. Ni ĝojas pri via kunlaboro. Komparu kopion de via manuskripto kun la teksto presita en tiu ĉi n-o por ekvidi, kion ni korektis k ŝanĝis, por via instruiĝo. Daŭrigu verkadi pri interesaj, enpresindaj demandoj.

J. B., Vaclavpol. Via versaĵo estis ricevata siatempe. Sed printempo pasis. Ni gardos vian manuskripton.

9135. — Ni aperigos vian artikoleton en la venonta n-o. Red.

[REKLAMO p.12] Distrikta komitato de Ruĝa Kruco dez. konstantan koresp-adon pri div. kontraŭmilitaj k interhelpaj demandoj kĉl. rev. organizoj rilate spertojn de laboro ktp. Resp. garantiata. Adr.: Barnaŭl, Siberio, Okrujkom, Rokka, (Sovetio).

[REKLAMO p.12] K-doj Formistoj, Metalistoj! Por propono al kongreso de sveda formista asocio pri plibonigo de nia fakgazeto, mi petas vin, samfakanojn, sendi al mi, por komparo, el ĉiuj regionoj po unu ekz-o de viaj fakgazetoj. Estos rekompencata laŭvole. Sendu senprokraste [?], se eble, kun la ĉefa enhavo tradukita, al K-do David Green (116), Box 64, Tillberga (Sved.)

[REKLAMO p.12] Finfine! La de ĉiuj pollingvanoj delonge atendita PLENA FUNDAMENTA VORTARO DE LINGVO INTERNACIA ESPERANTO (esperanta-pola) aperos baldaŭ en la eldono de “Laborista Esperantista Societo Laboro-Praca” en Varsovio. La Vortaro enhavas ankaŭ plenan oficialan Gramatikon k Afiksaron kun antaŭparolo pri la strukturo vortfarado de esperanto. La Vortaro kostas: 1,50 zl., se oni mendas ĝin plej laste ĝis la 1-a de julio 1929, 1,80 zl. post tiu indulga templimo. La tutan korespondadon bonvolu direkti al la supre nomita Societo je la adreso: Advokato Litauer, Marszalkowska 81, Warszawa. La mono povas esti ankaŭ pagata al la Poŝtĉekkonto de presejo: Nr. 9378 Drukarnia W. Maslankiewicz i. F. Jabczynski. Warszawa kun la noto: Por Esper. Vortaro. K-doj pollingvanoj! Mendu multoble la Vortaron je la indulga prezo, helpante per tio al disvastigo de esperanto inter la Polia laboristaro!

[REKLAMO p.12] ATENTU! K-do Max Schade, Gabelsbergerstr. 157k, Strehla a. E., Germanio, deziras ricevi Oktobran kajeron de “La Nova Epoko” t. e. n-on 1 (61) kontraŭ aliaj dezirataj esp-aĵoj. Krome mi interŝ. PM, PI.

[REKLAMO p.12] ★ Venu al Stettin! Kongresvizitontoj! nepre vizitu nian urbon. Helpe de vi ni aranĝos publikan varbkunvenon. Nepre anoncu vin sufiĉe frue kaj skribu, ĉu vi povas oratori kaj kiom da tagoj (noktoj) vi restos. Senkostan noktejon ni prizorgos. Poste ni karavane veturos al Leipzig. Rabatita veturprezo por rapidvagonaro 9.90 mk. g. Gek-doj, ni atendas! Anoncu vin ĉe K-do E. Schenke, Gr. Wollweberstr. 63, Stettin (Germ.). LEA-GRUPO STETTIN.

[REKLAMO p.12] ATENTU! ATENTU! KONGRESVIZITONTOJ Gek-doj, kiuj post la SAT-Kongreso deziras ankoraŭ resti kelkajn tagojn en Germanio, havas la eblecon pasigi kelkajn tagojn senkoste en nia urbo. — Informojn sendu al: K-do Oswald Bernhardt, Am Tor, 4, Limbach i. Sa.

[REKLAMO p.12] ☞ HALO! ☜ HELPU! URĜAS! HELPU! Por pli efike konatigi la loĝantaron de Hbg.-Alt. kun esp-o, ni intencas uzi por nia aŭtuna varblaboro novan propagandilon lumbildparoladon SAT-anaro tutmonda! Subtenu nin per alsendado de PK, fotoj, kompartabeloj k. s., rilataj al viv- k laborkondiĉoj, moroj, kutimoj, vestoj k iloj tipaj en via regiono. La plej belan k ampleksan sendaĵon ni speciale rekompencos k ĉiam estos pretaj, servi en similaj okazoj. Ĉion sendu ĝis fino de Julio al: PROLET. ESPERANTO-GRUPO HAMBURG-ALTONA Wilhelm Land (10089), Hamburg-Fu., Hankamp 20, II.

[REKLAMO p.12] Barnaŭla distr. komitato de fizik-kulturo interŝ. kun fizik-kulturaj organizoj k individuaj spertuloj L, PI, gaz., ĵurn. pri ĉ. fizkulturaj k sportaj temoj. Resp. garantiata. Adr.: Barnaul, str. 2-a Altajska, 110, K-do J. Seglarek, (Sovetio).

ENHAVO:

paĝo
Klerigo de l’ Laboristaro 381—82
El foraj anguloj de Siberio 382
Turingio 383
Notetoj el Usono 383
Fortiĝo de japanaj proletpartioj 383—84
Komisiono de supera lernejo ĉe VOKS 384
Franca Sudano 384—85
Antaŭ dek jaroj en Hungario 385
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 386—87
Diskutejo 387
Tra Esperantio 388—92
Anoncoj 392

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 248, 4-a de julio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 248 — APERAS SEMAJNE — 4. Julio 1929

[BILDO p.1 | 40,4,54,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA FORMIĜO DE TUTMONDAJ TRUSTOJ KARAKTERIZAS LA PROGRESANTAN DISVOLVIĜON DE LA KAPITALISMO

La grandaj metal-“koncernoj” en Germanio troviĝis siatempe en grandaj malfaciloj okaze de la malvalidiĝo de l’ germana valuto. Tiam, en januaro 1926, la kvar plej gravaj el tiuj ĉi koncernoj kunfandiĝis en unu solan entreprenon, la “Unuigitajn Ŝtalfabrikojn”, kiuj fariĝis sekve de tio la plej potenca metalurgia entrepreno de Eŭropo. Ebliĝis tiu kunfandiĝo dank’ al financa subteno fare de usona banko, nomata “Dillon Read”.

Dank’ al la sama banko ne longe post tiu tempo la plej granda kemi-produkta entrepreno de Germanio kaj de l’ mondo, la “I. G. Farbenindustrio” efektivigis financan interligon kun la “Unuigitaj Ŝtalfabrikoj”. La tiel formiĝinta kemi-metala trusto daŭrigis laŭgrade siajn progresojn. La plej grava estis la kontrakto kun la plej grava franca kemi-fabriko Kulman (Kuhlmann), same realigita kun la kapitala helpo fare de “Dillon Read”. Ĉi tiu kontrakto plifortiĝas aktuale per kreo de komuna por-eksporta vend-agentejo kaj aliĝo al ĝi de svisaj kemi-fabrikoj. La nomita “Dillon Read”-banko ludis en tiuj ĉi trustiĝoj la rolon de voj-preparanto de l’ usonaj industriistoj; ĝi estis komisiita prepari la formiĝon de industria trusto ampleksanta kelkajn el la plej potencaj industrioj de l’ nova kaj malnova mondo. Tiel ĝi estis la komisiito de l’ “Standard Oil”, la usona petrol-trusto. La kontraktoj realigas efektive la plej gigantan truston iam ĝis nun formitan, la truston “Standard Oil – Farbindustrio – Ŝtalfabrikoj”, koncentrigo, kiu transpasas ĉion, kion oni apenaŭ riskis imagi antaŭ kelkaj jaroj. Trusto, kiu ampleksas almenaŭ la duonon de l’ tutmonda petrol-produktado, almenaŭ la duonon de l’ tutmonda kemia produktado, kaj ne multe malpli ol la duonon de l’ ŝtalproduktado de la plej granda centro ŝtalprodukta de la malnova mondo; trusto, kiu devas okupi nombron da laboristoj en kvanto de almenaŭ unu miliono.

La unua kontrakto farita antaŭ iom pli longa tempo inter la “Standard” kaj la “Farbindustrio” rilatis nur al speciala produkto, la sinteza aŭ artefarita petrolo, kiun la “Farbindustrio” pretendas povi produkti industrie. En tiu tempo oni ankoraŭ ne povis paroli pri vera trusto. Sed la novaj kontraktoj devas alie esti konsiderataj: ili havas ĝeneralecan karakteron, kiu efikas, ke la du entreprenoj nuntempe estas interligitaj intime kaj komplete. Fakte tiuj ĉi novaj kontraktoj ne nur celas ebligi ekfabrikadon de nova produkto, la sinteza kaŭĉuko, por kiu la du entreprenoj devigas sin teknike kunlabori, sed ili kondiĉas krome: 1. ke la du grupoj instalos kune fabrikojn por la fabrikado de azotaj sterkoj sintezaj, 2. ke la “Standard” donos sian rektan financan subtenon al la “Farbindustrio”, kaj 3. ke la “Farbindustrio” en Usono instalos, helpate de “Standard”, filion, kiu disponos pri pli ol 60 milionoj da dolaroj kaj starigos en Usono kolosan industrion de kemi-produktoj, tiel gravan kiel la “Farbindustrio” en Germanio, se ne pli grava.

Kiel oni scias, la usona kapitalismo konsistas el du grandaj grupoj: unuparte, la “Standard Oil”-grupo kun Rokfel’r, aliparte la grupo Morgan. Rokfel’r disponas en Usono la petrolon kaj ankaŭ la kupron, sed Morgan disponas la elektran konstruadon, la aŭtomobilon kaj precipe du pez-industriajn branĉojn: fer-metalurgio kun la “Ŝtaltrusto” kaj la kemia industrio.

Nun oni komprenas la ekstreme lertan manovron de Rokfel’r: lia konkuranto disponas pri la usona kemio kaj la usonaj fand-fornegoj, li mem do prepariĝas por ekposedi la eŭropajn kemion kaj fandfornegojn. Rokfel’r kontraŭstarigos nun al la Morgana “Ŝtaltrusto” usona la plej potencan ŝtal-entreprenon de Eŭropo, la “Unuigitajn Ŝtalfabrikojn”; al la usona kemi-industrio li kontraŭstarigos la plej potencan entreprenon de kemi-produktoj en Eŭropo, la “I. G.-Farbindustrion”. Kaj ne kontenta certigi al si tiel kunliganojn en Eŭropo, Rokfel’r forkondukas la plej potencan entreprenon en Usonon mem, por tie konkurenci, sur la loko, kontraŭ la malplej fortan el la industrioj de sia konkuranto, la kemian.

Ĉu Morgan kontraŭmetos al tiu giganta uson-eŭropa koncentrigo alian similan? Ĉu li provos, ekzemple, fari interligon kun la rekta eŭropa konkuranto de l’ “Standard”, kun la angla petrol-trusto “Royal Dutch”, kiu jam komencis atakon kontraŭ la eŭropa kunligano de l’ “Standard”, depost la granda batalo kaŭze de l’ rusa petrolo, anoncante fabrikadon de artefaritaj azotaj sterkoj ĝis nun sole faritaj de la “Farbindustrio”?

Ĉiuokaze estas notinde antaŭ ĉio, ke en tiu ĉi nun komenciĝanta epoko de imperialista kapitalismo, de monopolista kaj internacie monopolista kapitalismo, la [?] internaj antagonismoj de l’ kapitalismo prezentiĝos en rimarkinde diferenca formo de tiuj, kiujn ni kutimas el la pli frua epoko, kie la kapitalismo baziĝis sur la naciaj ekonomioj. La milito de 1914 estis tipo por konkurenc-batalo inter du naciaj ekonomioj. La situacio ne estas la sama ĉe la internaciaj ekonomiaj organismoj, kiuj estas interesataj preni por sia profito ĉiujn eblecojn de produktofortoj, kiuj malkovriĝas en iu lando, kaj ne kontraŭstariĝi al ilia disvolviĝo. Ne plu la teritoria formiĝo kreas la solidarecon aŭ konkurencon inter la kapitalistaj grupoj, de kiam ĉi lastaj sendependiĝas de l’ teritoriaj formiĝoj. Certe la kaŭzoj por la naciaj antagonismoj ne tute malaperas, ĉar estas nur malgranda parto de l’ kapitalista industrio, kiu povas internaciiĝi; sed ĉi tiu parto estas la reganta, estas la granda industrio, la pez-industrio.

Konsidere tiujn faktojn ĉu ne estas erare transmeti simple en la estonton, kiel ni tro tendencas fari, la formojn, en kiuj okazis en la pasinto la konfliktoj inter kapitalistaj landoj? Ni staras antaŭ

— paĝo 2 —

394 — SENNACIULO

tre interesa kaj grava problemo. Se respondo al tiu problemo estas malfacila, almenaŭ estas klare, ke la ekspluatataro devas ankaŭ tutmonde unuiĝi por limigi laŭeble la ekspluatadon ĝis la horo, kiam revolucia ondo ĝin tute forigos.

Laŭ diversaj fontoj kompiltradukis N. B.

★

PRI KLASBATALO

Rigardante la klasbatalan historion precipe de post la jaro 1918, ni povas konstati rimarkindan fakton. La laboristaro estas disigita en multaj partioj kaj metiaj sindikatoj; ĉiu batalas kvazaŭ aparte por plibonigi sian situacion. La rezulto estas, ke anstataŭ liberiĝo el la kapitalistaj ĉenoj, okazas la malo. Ni povas observi, ke la laboristaro hodiaŭ estas pli multe ekspluatata ol iam antaŭe, kaj la mizero inter la laboristaro ankaŭ proporcie pligrandiĝis.

Aliflanke ni povas vidi, kiel la kontraŭbatalata kapitalismo pli kaj pli fortiĝis kaj akceptas evolu-formojn direktiĝantajn al vera sennacieca baziĝo. En la batalo kontraŭ la laboristaro ĉiuj dekstraj partioj estas unuanimaj sur la tuta fronto eĉ ignorante la landlimojn. Sed kiel aspektas la klasbatalo kontraŭ tiuj ĉi vampiroj? Se en parlamento unu laborista partio faras proponon, kiu povus plimalgrandigi la mizeron de la laboristoj, tuj alia laborista partio kontraŭstaras argumentante, ke tio estas nur partipolitika agiteca propono ktp. Sed per tiaj agmanieroj al la laboristaro ne estas farata bona servo.

Simile aspektas la klasbatalaj metodoj ĉe la metiaj sindikatoj. Kontraktoj pri salajro-tarifoj estas farataj, la salajro ankaŭ iagrade altiĝas, sed la mizero de la laboristaro ne malgrandiĝas. Kiel tiu fakto estas klarigebla? Nu, la klarigo ŝajnas al mi tre simpla: La kapitalismo kompensas ĉiun salajr-altigon por la laboristaro per prezaltigoj sur la varoj. En tiu maniero la salajraltigoj efektive ĉiam estas nuligataj. La pozicio de la laboristo post la salajraltigoj restas same malbona kiel antaŭe. Ĉu ne ĉiu nova postulo por altigo de l’ salajro klare pruvas, ke la antaŭa procedo estis tute senefika?

Sed kiam la salajra plialtigo estis akirata per striko, tiam la afero estas tiom pli malbona, ĉar la salajr-altiĝo modifiĝas laŭ stato de antaŭaj monatoj (en kiuj komenciĝis la striko), kaj dume la prezaltiĝo sur la varoj komplete nuligis la rezulton akiritan.

El tio ni povas konkludi, ke tiu malnova klasbatala metodo en la nuna tempo perdis sian taŭgecon kaj vivpravecon. Per tiaj bataloj la laboristaro nenion povas atingi. Anstataŭ la laboristaro, la kapitalistoj profitas el ili. Tial estas nepre necese reorganizi la metodojn de klasbatalo. La lab. gvidantoj devas provi unuigi la tutan laboristaron en ĉiu lando en unu sola laborista sindikato. Poste tiuj ĉi landaj laboristaj sindikatoj denove organiziĝu en tutmonda laborista sindikato. Nur tiel sukcesa klasbatalo estas garantiata. Sed hodiaŭ la unuopaj bataloj de elĉerpita laboristaro, sanganta el mil vundoj, estas kondamnitaj dekomence je malsukceso. La entreprenistoj kaj ankaŭ kompreneble la registaroj bezonas nenion timi pro tiaj izolaj strikoj.

Ĉiuj prosalajraj bataloj post 1918 estis nur malsukcesoj por la laboristaro, tute indiferente ĉu la salajra batalo finiĝis kun aŭ sen salajra plialtiĝo. La kapitalismo, kiu mem kreis al si potencajn internaciajn organizojn, povas sendomaĝe primoki niajn izolitajn sindikatojn aparte batalantajn ĉiu por si mem. Nur fortega unueca laborista sindikato tutmonda povus kontraŭstarigi imponan potencon al la kapitalistaj mondtrustoj. Unu el la plej gravaj taskoj de tia sindikato estus eldevigi leĝon, kiu malpermesus, ke ĉiu salajr-altigo estu aŭtomata nuligata per altigo de la varprezoj. Estus bone, se ĉiulandaj laboristoj, precipe en la industriaj landoj, diskutus tiujn pensojn kaj proponojn, por baldaŭ atingi sukcesojn tiucelajn.

SAT-ano 14 157, Krimiĉaŭ (Crimmitschau). Germanio.

STRIKMOVADO EN BULGARIO

En tiu ĉi momento strikas en Bulgario pli ol 25 mil tabaklaboristoj, en Plovdiv 12 mil, Ĥaskovo 7 mil, Stanimoka 2 mil, Korĝali 2 mil, Ŝeh Ĝumaja, Ekri-Lehe 3 mil, Rejkovo mil. La tabaklaboristoj postulas de siaj mastroj plialtigon de siaj mizeraj salajroj. La entrepenistoj ĝis nun nenion volas konsenti al la laboristoj. Kiam tiuj ĉi linioj verkiĝis, pasis jam 18 striktagoj. La tabaklaboristoj volas montri per tiu striko al la faŝista registaro, ke ili sub tiu ĉi reĝimo mizeras kaj suferas. Laŭ faŝistaj leĝoj en Bulgario strikoj estas malpermesitaj, kaj tiu ĉi vasta striko estis metata ekster la leĝon. Sed la vivo konfirmas, kiel ĝuste kaj juste la laboristaro agas. Por la vivbatalo, por potenca volo ne ekzistas leĝoj nek limoj.

[BILDO p.2 | 38,17,75,36] Foto: granda homamaso, plejparte viroj kun ĉapeloj kaj ĉapoj, kunvenintaj subĉiele.

Strikkunveno de l’ tabaklaboristoj

Nun, kiam strikas la 25 mil tabaklaboristoj, la faŝista registaro sentas sin tro malforta por bari la vojon al la strikantaro kaj malpermesi la strikon. La laboristaro kontraŭstaras la faŝistajn ordonojn. La sanga registaro ja aranĝas ekscesajn agojn kaj tielnomatajn “ekspediciojn” kontraŭ la strikantaj K-doj. Sed la laboristaro, dum 6 jaroj da sanga buĉado kutimigita je multaj teruroj, nun ne plu timas ion, ne plu malkuraĝas, ĉar ree paŝas en la stratoj. La malsato estas pli forta ol la timo kontraŭ pafiloj.

La salajroj, kiuj ĝis nun estis pagataj al la tabaklaboristoj, estas jenaj: En Plovdiv viroj ricevas tage (kvalifikitaj) 90, 86 levojn¹; nekvalifikitaj laboristoj 80, 75, 70 lv.; virinoj (kvalifiktitaj) 65 ĝis 55 lv.; infanoj 40, 38, 35, 34, 32 lv. En Ĥoskovo viroj ricevas 85, 80, 75 lv.; en Stanimoka 80, 75, 70 lv.; en Korĝali 75, 70, 65 lv., ktp.

Dum la kosto de la produktoj plikariĝas ĉiutage, la salajroj restas en sama nivelo. La bulgara laboristaro ne ĉesos batali energie per ĉiuj rimedoj kontraŭ tiu prezpolitiko, kontraŭ la malsat-mortigo de l’ faŝista registaro.

Bulgarano.

¹ 100 levoj = 0,75 dol.

★

La kontraŭfremdula Usono

Vole nevole S-ino Rosika Ŝvimer (Schwimmer) laŭ decido de ĵus donita juĝo de la “Supreme Court” (elp. Suprim Kort, la ĉefa juĝejo de Usono, kiu interpretas la leĝojn) devas resti sennaciulino. Jen la faktoj: S-ino Ŝvimer en la hungara administracio sub Karolyi estis la diplomata reprezentanto en Svisio. Kiam Bela Kun akiris povon (marto 1919), ŝi rezignis sian oficon, ĉar ŝi ne estas komunista. Suferinte multe pro la “blanka teroro”, ŝi kaŝe kaj sen pasporto forlasis Hungarion kaj decidis fariĝi usonano. Usonon, landon de komforto, landon de libereco, landon de Vaŝington, Franklin kaj Linkon ŝi elektis. Hungario forĵetis ŝin, sed nova lando, kie Horti ne regas, bonvenigus ŝin. Ĉar ŝi loĝis en Usono depost j. 1921, ŝi povas daŭri sen timo esti elĵetata (ĉar loĝado dum 5 jaroj neebligas eksporton de homo, se li ne krimas). Kien oni elĵetus ŝin, estus alia problemo!

Enmigrinto, por fariĝi usonano, devas unue peti la “unuajn paperojn”, plenigi ilin, formale rezigni sian antaŭan landon, ĵuri lojalecon, prirespondi demandojn pri sano, politikaj opinioj ktp. Ne plu ol du jarojn poste kaj post kvinjara loĝado en Usono la estonta usonano ricevas la “duajn paperojn” kaj poste povas esti kandidato por publika ofico, voĉdoni ktp.

Rosika Ŝvimer rifuzis deklari en sia respondaro, ke ŝi “portus armilojn en defendo de Usono”. Pro tio la juĝistoj rifuzis naciecon al tiu ĉi 52-jara pacifistino. Ŝi restas senlandulo kaj se ŝi ekvojaĝus, eble ŝi ne ricevus la rajton denove eniri Usonon. Pro multaj protestoj kontraŭ la decido kaj ĉar ŝi estas kontraŭ-komunista, kredeble ŝi ne partoprenos en la sorto de diversaj alilanduloj, kiuj pro sia “ruĝeco” estas resendataj

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 395

al sia “propra lando” kaj ofte ricevas punon.

Notinde estas, ke 3 kontraŭ 6 el la ĉefjuĝistoj subtenis ŝian rajton, sed Butler esprimante la decidon de la plejmulto, diris kulpige: “Ŝi ne havas senton de naciismo, sed nur kosman (= tutmondan) senton de aneco en la homa familio.” Ŝajne neniu SAT-ano povas esti usonano.

*

Ĉiudekjare nombriĝas la usona loĝantaro kaj laŭ la rezulto fiksiĝas la nombro da reprezentantoj, kiujn ĉiu distrikto kaj ŝtato povas sendi al la Parlamentejo. Reakciuloj postulas, ke la “aliens” (alilanduloj, kiuj ĝis nun ne fariĝis usonanoj) ne enkalkuliĝu kaj asertas, ke jam loĝas 3 milionoj da tiaj homoj ĉi tie. Fakte la “Kapitolo” mem, kie la parlamentanoj diskutas, estis konstruata laŭ plano de angla alilandulo; alia fremdulo — Brumidi — pentris la freskojn sur ĝia muraro dum 30 jaroj. La ĉefurbo Vaŝingtono mem konstruiĝis laŭ plano de franca alilandulo, Lanfan (L’Enfant). Kvinono el la statuoj en la parkoj memorigas nin pri homoj naskitaj alilande. Naciemulo ĉiam fermas la okulojn antaŭ la faktoj. (488)

★

EL JUGOSLAVIO

Jugoslavio estas laŭdate la lasta en la vico da faŝiste regataj landoj. Sed ĝiaj diktatoroj ne estas la malplej fervoraj en la plenumo de faŝismaj metodoj. “For la demokration” estas la batalvoko de niaj potenculoj, gardantoj de “ordo kaj libereco”.

Kiel ekzemplon mi citu la okazojn de l’ unua de majo. Malpermesitaj estis ĉiuj manifestacioj, kunvenoj, paroladoj, koncertoj k. s. Ankaŭ insignoj, ruĝe presataj gazetoj, flugfolioj kaj eĉ artikoloj pri demokratio kaj kontraŭ armado estis ne allasataj. Sed oni “libere” elektigis al laboristoj, ĉu festi aŭ labori en tiu tago. Kia efiko… Malgraŭ ĉio en la koroj de klaskonsciaj niaj laboristoj blovas alia vento, forta espero je pli bela libera tempo, por kies elakiro batalas la tutmonda proletaro festante sian feston de laboro.

En n-o 237 de “S-ulo” mi legis pri malbonaj salajroj de usona gelaboristaro. Sed lasu min kompari la mizeran staton de l’ jugoslavaj laboristoj, kiuj ricevas monate tiom, kiom iliaj usonaj K-doj semajne, sed por 8—10-hora laboro: dinarojn 750—2000 (= 15—35 dol.). Kaj eĉ konsiderante, ke en Usono la aĵoj estas pli multekostaj, tamen la salajroj tie estas kompare je 100% pli altaj. Multaj samprofesiaj laboristoj laborakiras eĉ ne 400 dinarojn monate, laborante ĉiutage 12 ĝis 16 horojn. Ĉu oni povas imagi, kiel iliaj familioj povas vivi?

Estas kompreneble, ke la hodiaŭ ŝtato por la mizeruloj, invalidoj, senlaboruloj ne havas monon, same kiel por aliaj necesaj kaj utilaj aferoj. Ĉar oni scias, ke ĝi konsideras plej necese zorgi pri militarmado…

Malgraŭ tiuj teruraj cirkonstancoj ni restas je niaj postenoj: Por libereco kaj socialismo!

SAT-ano 9135.

Al ĉiuj SAT-anoj kaj proletaj esp-istoj de Pacifik-Oceanaj landoj kaj de la tuta mondo!

La 15-an de aŭgusto 1929 en Vladivostok (USSR, la 9-a horzono) malfermiĝos la Unua Pacifik-Oceana Kongreso de Revoluciaj Sindikatoj. Tiu ĉi kongreso estas organizata de la tielnomata “Pacifik-Oceana Sekretariaro de Sindikatoj”. (La historion de tiu sekretariaro skizos aparta artikolo).

La kongreson partoprenos delegitoj de revoluciaj sindikatoj el jenaj landoj: (la ciferoj signifas la nombron da delegitoj el koncernaj landoj) Sovetio — 15, Japanio — 10, Koreo — 2, Formosa — 1, Ĉinio — 12, Anglio — 1, Hindio — 8, Aŭstralio — 6, Nova Zelando — 2, Nederlanda Hindio — 3, Francio — 1, Franca Hinda Ĉinio — 1, Filipinoj — 1, Havajoj — 1, Kanado — 2, Usono — 2, Latinamerikaj landoj (po 1 delegito el ĉiu). Sume 90 delegitoj el 34 landoj.

En la tagordo de la kongreso staras multaj tre gravaj demandoj: 1. Raporto de Pacifik-Oceana Sekretariaro. 2. La militdanĝero kaj batalo kontraŭ la imperialismo. 3. La koloniaj malliberigaj movadoj kaj rolo en ili de sindikatoj kaj de kamparanaj organizoj. 4. La unueco de la tutmonda sindikat-movado. 5. La en- kaj elmigrado en Pacifik-Oceanaj landoj. 6. La programo de agado (la 7-hora labortago, la minimuma salajro, la virina kaj infana laboro, senlaboreco, la labordefenda leĝaro, la proksimaj konkretaj taskoj en Ĉinio, Japanio, Filipinoj, Hindio, Nederlanda Hindio ktp.). 7. Organizaj demandoj. 8. Reelektoj de Pacifik-Oceana Sekretariaro”.

La taskoj de la kongreso estas nemezureble gravaj kaj malfacilaj. Estas bone konate, ke dum kaj post la imperialista milito de 1914/18 la koloniaj kaj duonkoloniaj landoj de l’ Oriento komencis rapide industriiĝi. En tiuj landoj rapide kreskas la nombro (kaj ankaŭ kvalito) da laboristaro. Kreskas ĝia revoluciemo kaj klaskonscio, ĉar ĝia jura kaj ekonomia stato estas netolereble peza. Tion atestas la grandioza strikmovado kaj multaj proletaj ribeloj dum lastaj jaroj en Ĉinio, la sennombraj strikoj laboristaj en Hindio, kaj en aliaj landoj, la ribelo en Nederlanda Hindio ktp.

La imperialista burĝaro kaj ankaŭ la “nacia”, sentante gravan danĝeron, malvolvas kruelan atakon kontraŭ la laboristaro, larĝe uzas blankan teroron por senfortigi la proletaron. Krom tio la imperialistoj disblovas la nacian malamon, incitas unu rason, unu popolon kontraŭ alian, penas malpacigi laboristojn inter si. Tial: “Ne raso, sed klaso!” “Ne laŭrasa aŭ laŭnacia divido, sed unuigita klasbatalo!” “Batalo kontraŭ imperialista kaj kontraŭ sia ‘propra’ kolonia burĝaro!” Jen estas la ĉefaj devizoj de la kongreso!…

La interesoj de laboristoj el koloniaj kaj duonkoloniaj landoj estas nuntempe dense ligitaj kun tiuj de laboristoj el imperialistaj landoj. La neimageble malaltan vivnivelon de laboristoj el koloniaj kaj duonkoloniaj landoj la kapitalistoj bonege uzas por ataki la proletaron de metropoloj, por malaltigi ilian vivnivelon. Tial la laboristoj de Anglio, Francio, Japanio, Usono, Aŭstralio devas intime kontaktiĝi por komuna batalo kun siaj kunfratoj en koloniaj kaj duonkoloniaj landoj de Pacifik-Oceanio. Tiun kontakton devas efektivigi la kongreso!…

* * *

La Vladivostoka SAT-anaro pretas per ĉiuj siaj modestaj fortoj priservi la kongreson. Ĝi esperas, ke ne nur unu sola esp-isto troviĝos inter la delegitoj de la kongreso, kaj ĝi pretas liveri tradukistojn por ĉiuj delegitoj parolantaj esperante. La Vladivostoka SAT-anaro ankaŭ intencas partopreni la internacian ekspozicion aranĝotan dum la kongresaj tagoj, kaj ĝi petas la SAT-anojn el ĉiuj, precipe el Pacifik-Oceanaj landoj, urĝe sendi al ĝi diversajn materialojn (afiŝojn, gazetojn, flugfoliojn, fotojn, dokumentojn ktp.), karakterizantajn la proletan vivon kaj batalon en la tuta mondo. Ĉiujn valorajn materialojn laŭ deziro de sendintoj ĝi promesas resendi al ili post la kongreso aŭ rekompenci per fotoj kaj gazetoj ilustrantaj la kongreson.

Fine la Vladivostoka SAT-anaro petegas SAT-anojn el la tuta mondo urĝe aranĝi la alsendon de salutleteroj de diversaj sindikatoj kaj aliaj proletaj organizoj al la kongreso, en siaj koncernaj landoj kaj urboj. Nur granda amaso da tiaj leteroj superŝutontaj la kongreson estas valora por ni!

Ĉion senprokraste sendu laŭ adreso: Vladivostok, USSR, Poŝtkesto n-o 56, al Pacifik-Oceana Kongreso de Sindikatoj.” Letero el Eŭropo atingas nin post preskaŭ 3-semajna vojaĝo, el Sudameriko post pli ol unu monato. Konsideru tion kaj ekagu tuj! Ni estas plene konvinkitaj, ke bona utiligo de esp-o dum tiu gravega kongreso signifos grandan progreson de esp-o en proletaj amasoj de tuta Pacifik-Oceanio! Tial ni ne devas preterlasi bonegan okazon. Ni esperas je via abunda helpo, tutmonda SAT-anaro!

Je nomo de Vladivostoka SAT-anaro, K. Fade (3717), Zuj Jak. (4112), A. Semjonov (10 624).

Noto de la Red. — Tiu artikolo trafis nin nur la 22-an de junio k sekve povis esti sendinta al la presejo nur la 26-an. Ni ja sendas la manuskriptojn nur ĉiun vendredon el la redaktejo al la presejo. Sekve oni devas nepre aranĝi, ke la manuskriptoj estu almenaŭ 14 tagojn antaŭ la aperdato de difinita n-o en niaj manoj. Nur escepte, en tre gravaj okazoj ni sendas koncizajn notojn pli malfrue ol vendrede al la presejo. Tamen, se la K-doj tuj pritraktos la supran alvokon, ili povos helpi al niaj pacifikaj K-doj ankoraŭ ĝustatempe kaj efike.

[REKLAMO p.3] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

— paĝo 4 —

396 — SENNACIULO

Konsumkooperativo Lajpcig-Plagvic k ĉirkaŭaĵo

(Konsumverein Leipzig-Plagwitz und Umgegend, e. G. m b. H.)

Tiu ĉi artikolo estas speciale verkita de la konsumkooperativa administracio por “S-ulo”.

Post parolado pri la sukcesoj de la honestaj pioniroj de Roĥdale (Rochdale) en la jaro 1883/84 kunligiĝis parto de la laboranta loĝantaro de Lajpcig-Plagvic en konsuma societo, en la “Konsumverein Leipzig-Plagwitz und Umgegend, e. G. m. b. H.”.

[BILDO p.4 | 11,22,79,53] Desegnaĵo: vasta fabrika komplekso vidata de supre, kun multetaĝaj konstruaĵoj, pluraj altaj fumantaj kamentuboj, kortoj kaj strato kun ĉevalveturiloj kaj piedirantoj.

Ĉef-produktejo de la Konsumkooperativo Lajpcig-Plagvic k ĉirkaŭaĵo

La kooperativo starigis al si la taskon, kolektive havigi al la kolektivanoj la necesajn vivbezonaĵojn. Per la komuna aĉeto de tiuj konsumaĵoj oni celis unuavice ekonomian profiton por la konsumantoj. Oni volis ŝpari por si la gajnon, kiun profitis la detal-komercistoj de la konsumantoj. La profito atingita el la propra entrepreno, estu gajn-notita kiel ŝparaĵo de la kooperativaj membroj. Laŭ tiuj aksiomoj organizite, la juna entrepreno travivis rapidan kreskon. Jam post kvinjara ekzisto la kooperativo nombris ĉ. 25 mil familiojn kiel membrojn. Peza ekonomia premo samkiel atakoj flanke de la butikistoj ne povis haltigi la evoluon de la kooperativo. En la jaro 1904 la kooperativo ampleksis, post 20-jara ekzisto, ĉ. 37 mil familiojn. La familio estas kalkulita je meznombre 5 personoj; sekve la kooperativo priservis per manĝaĵoj ĉiuspecaj k vestoj loĝantaron de urbo nombranta 182 300 loĝantojn. Nuntempe la kooperativo unuigas 60 mil membrojn por kolektiva mastrumado. Frutempe jam la kooperativo komencis transpreni la produktadon, la parton, kiu estis farata en metiaj produktejoj, por ŝpari por la konsumantaro ankaŭ la gajnon, fluantan al la privat-mastrumado.

La konsumkooperativo nuntempe funkciigas 2 grand-bakejojn, 1 buĉejon, 1 sukeraĵejon, 1 kafo-rostejon, 1 buter-formejon, 1 ŝu-farejon, proprajn maŝinriparejon, lignaĵejon k lad-prilaborejon. Ĝi krome partoprenas en la Pogrand-aĉeta Societo de Germanaj Konsumkooperativoj (“Grosseinkaufs-Gesellschaft Deutscher Konsumvereine m. b. H.”), mallonge titolita “GEG”. La “GEG” nun havas 34 modern-aranĝitajn fabrikojn, en kiuj estas produktataj la konsumaĵoj por membroj aliĝintaj al la germanaj konsumkooperativoj.

La jara spezo 1927/28 estis en la “Konsumverein Leipzig-Plagwitz und Umgegend” ĉ. 38 milionoj da markoj. En la mastruma jaro 1928/29 tiu spezo atingos 46 milionojn da markoj. La membroj ricevis kiel ŝparaĵon 5% de la spezo. Tiel do estas pagitaj al la membroj por la kuranta jaro sume 2,3 milionoj da markoj.

La priservado de la membroj per vivbezonaĵoj okazas en 159 filioj diversspecaj. Krom la manĝaĵ-vendejoj la “Konsumverein Leipzig-Plagwitz und Umgegend, e. G. m. b. H.” funkciigas 36 specialajn filiojn por vendado de viandaĵoj k 4 magazenojn.

Kiu volas utiligi la gajnon de sia laborforto je profito de sia familio, ignorante la privatkapitalistan metodon, partoprenas kiel membro la kolektivan mastrumadon de la konsumkooperativoj.

Konsumverein Leipzig-Plagwitz und Umgegend e. G. m. b. H. (Trad.: K. K.)

Vizito al la konsumkooperativo Lajpcig-Plagvic

jam estas entenita en la plano por kongresaj aranĝoj. La vizitoj okazos lundon k vendredon matene — dum la kongressemajno. Certe tiuj vizitoj estos plej interesaj por ĉiuj Gek-doj. Do ne preterlasu la okazon, veni al la 9-a SAT-Kongreso, tiel akcelante la progresadon de nia komuna celo k samtempe profitante studi la laboristajn entreprenojn de Lajpcig.

K. K.

BRITAJ MINISTOJ KAJ ILIAJ FORLASITAJ LEGOM-ĜARDENETOJ

En la industriaj partoj de Anglio troviĝas multe da legom-ĝardenetoj, prikulturataj de la industri-laboristoj dum iliaj liberaj horoj. Tiuj ĉi ĝardenetoj lokiĝas apud la hejmoj de la laboristoj, kiuj luas ilin plejofte de la urbo mem. Oni plantas en ili la plej uzatajn legomojn, t. e. terpomojn, pizojn, fabojn, brasikojn k. a. Ministoj estas la plej entuziasmaj legom-ĝardenistoj (angle: “allotmenteers”).

Tiu ĝarden-kulturado, kompreneble, estas bona temp-pasigilo kaj mon-ŝparilo. Oni povas provizi al si sufiĉe da legomoj por uzi tra la tuta jaro. Kelkfoje eĉ restas por vendi al aliaj. Ofte okazas, ke post jaroj da kulturado la terposedanto rifuzas reluigi la terparton, ĉar la tero estos pli valore uzata por konstruoj.

Pro la lastaj malbonaj tempoj spertitaj de la ministoj, multaj pro sia nekapablo pagi la luprezon estis devigataj forlasi siajn ĝardenetojn, kiuj nuntempe estas en sovaĝa stato. Por helpi plibonigi la vivstaton de la ministoj, la kvakeroj (religia sekto) starigis 53 lokajn organizojn, kiuj mem pagas la lupagon. Ĝis nun dudek miloj da help-petoj estas ricevitaj. Oni ankaŭ gajnis valoran apogon de la registaro. Laŭ la regularo de la “Senlaborula Oficejo” oni rajtas ricevi la ŝtatan monsubvencion nur, se oni povas pruvi, ke oni serĉas laboron kaj ne povas trovi ĝin. Sed nuntempe oni rajtas ricevi tiun subvencion, dum oni kulturas legom-ĝardenon…

L. B. (8048) Leeds.

ĈU VI JAM PAGIS VIAN KOTIZON POR LA JARO 1929? SE NE, RAPIDE FARU TION!

— paĝo 5 —

Ni ricevis jenan leteron:

“Karaj Kamaradoj!

“CK SEU pridiskutis la publikigitan en ‘S-ulo’ n-oj 241 k 242 ‘Deklaron de la SAT-Direkcio’. Ĉar per ĝia pinto tiu deklaro estas direktita kontraŭ 5 membroj de CK SEU k kontraŭ SEU ĝenerale, CK SEU deklaras: — 1. CK SEU unuanime k plene subtenas la presitan en ‘S-ulo’ n-o 222 proteston de 5 kamaradoj, direktitan kontraŭ agoj de la SAT-Direkcio, kiu, kontraŭstarante la proponon pri akcepto de speciala programo, uzis argumentojn neniel akcepteblajn por multaj el tiuj, kiuj ĝis nun plej sincere subtenis SAT. 2. CK SEU unuanime k plene subtenas la presitan en ‘S-ulo’ n-o 237 konstaton de K-do Drezen, ke fakte la SAT-Direkcio devis ‘per siaj agoj k sia pozicio doni la ĝustan direkton al la tuta SAT-laboro k eĉ al la diskutado, se ĝi fariĝas necesa’. CK SEU same akceptas la aserton de K-do Drezen, ke ‘la konstaton pri neneceso de programo la Direkcio estus povinta fari ne entreprenante iun larĝan teorian studon’, kiu rezultigis la nunan situacion malagrablan. Cetere, eĉ la Direkcio de SAT konsentas paroli pri ‘malbona balailo’ — malbonaj iloj uzitaj dum tiu diskutado (v. n-o 241). 3. CK SEU konstatas, ke la SAT-Direkcio, deklarinte en ‘S-ulo’ n-o 237, de 18 apr. 1929, ke ĝi konsideras la diskutadon utila, k malakceptinte per tio la proponon de K-do Drezen pri ĉesigo de diskuto, rifuzis enpresi artikolon de K-do Drezen ‘Pri eraroj de SAT-gvidado’ de 23 aprilo 1929, en kiu estis parolita pri jeno:

a) Dum la Göteborg-a kongreso K-do Lanti proponis, ke la programo de SAT ne kontraŭu la programon de ia politika klasbatala partio (p. 47 de la ‘Protokolaro’). b) Laŭ komisio de SAT-Direkcio K-do Lanti verkis ‘kvazaŭan programon’ kiu rekte kontraŭas en la punkto pri imperialismo al konceptoj de certa partio (p. 63 de la sama ‘Protokolaro’ k antaŭparolo al la broŝuro ‘La Laborista Esperantismo’). c) La gvidanto de SAT bonuzis la paĝojn de ‘S-ulo’ por daŭrigi propagandon de siaj propraj ideoj, absolute ne akcepteblaj por multaj SAT-anoj, utiliginte tiucele eĉ la morton de K-do Nedjam Mohamed.

Ankaŭ tiujn ĉi parolojn de K-do Drezen CK SEU plene subtenas. 4. CK SEU deklaras, ke la cit-o en ‘S-ulo’ n-o 242, ke certaj Sovetiaj esp-istoj proponis siatempe aliĝon de SAT al Komintern, koncernas la komencon de la j. 1923, kiam SEU apenaŭ komencis sian laboron. Tiuj kamaradoj k ankaŭ CK SEU jam en la sama j. 1923 konfesis sian pozicion tiutempan erara k depost tiu tempo tiurilate plej lojale subtenis SAT. La SAT-Direkcio bone tion scias k havas de post la j. 1923 neniun kaŭzon por iu plendo. Interalie tiu siatempa eraro estis publike konfesita de CK SEU en letero sendita al GLEA en la j. 1927 por ĝia eksterordinara Asoci-tago. 5. CK SEU deklaras, ke SAT en Sovetio k en la rusa lingvo ĉiam estas laŭtradicie prezentata kiel “organizo unuecfronta” (laŭidee identa al organizo “unueca”). Do la provo per cito de tiu ruslingva termino trovi reviziemon ĉe K-do Drezen ne estas sukcesa k lojala. Cetere en la rezolucio de la III-a SAT-Kongreso en Kassel, estas esprimata la espero, ke “klasbatalaj laboristoj formos unuecan fronton, kiel la SAT-anoj”. 6. CK SEU protestas kontraŭ la neniel bazita supozo de la SAT-Direkcio, ke iuj K-doj membroj de CK SEU povus voli aŭ provi “per trompa tendenca informado pri SAT ĉe respondecaj instancoj okazigi skismon en nia movado”. CK SEU asertas, ke speciale K-do Drezen faris multon por ebligi al SAT daŭrigi ĝian laboron en Sovetio — malgraŭ la supre-cititaj nelojalaj agoj de la Direkcio k de la Redakcio. 7. CK SEU konstatas, ke la Direkcio de SAT per sia deklaro, presita en n-oj 241 k 242 de “S-ulo”, provas kulpigi personojn senkulpajn k provas ne respondi al precizaj demandoj starigitaj de K-do Drezen en la nepresita artikolo de 23. aprilo “Pri eraroj de SAT-gvidado”. Venis la tempo por postuli, ke la Direkcio decidu, ĉu validas pluen la ĝisnunaj gvidprincipoj de SAT k la konforma decido de la Göteborga Kongreso (p. 47 de la “Protokolaro”). Se tiuj principoj daŭras validi — tiuokaze oni ĉesigu la nunajn metodojn batali en “S-ulo” kontraŭ la certaj principoj de certaj revolucianoj k tiuokaze oni aldone konfesu, ke “La Laborista Esperantismo”, tiu kvazaŭa programo, verkita laŭ komisio de la Direkcio, k precipe la argumentoj kontraŭ la baza programprojekto, estis mispaŝo, ne servanta al unueco de la SAT-anaro.

Membroj de CK SEU: G. Demidjuk, N. Nekrasov, V. Varankin, N. Incertov, S. Ŝabarin, A. Milovidov, J. Klys, Dim. Snejko. — Membroj de Revizia Komisiono de SEU: A. Kazakeviĉ, H. Ponjatovski, A. Miloslavskaja. — Membroj de Blankrusia Komitato SEU: P. Kirjuŝin, R. Ŝukeviĉ-Tretjakov, Kac M., P. Prohorĉik.

Moskvo, junio 1929.”

*

Al la ĉi supra letero ni faros nur jenajn rimarkojn: 1. LA SAT-Direkcio estis akuzata de 5 membroj de la CK de SEU (Oni vidu n-on 222 “S-ulo”) pri “reviziemo” k laŭ maniero, kiu vekis indignon ĉe tre multaj SAT-anoj. Ni do estis devigataj rebati la akuzon k ni facile pruvis, ke ĝi estas absolute senbaza. Se en tiu nia rebato ni tro forte ĵetis sagojn k se iuj mistrafis, ni tion sincere bedaŭras. Almenaŭ ĉiu bone notu en la memoron, ke antaŭ ol esti atakitaj ni neniam provis inciti mem batalon. 2. Siatempe K-do Drezen estis informata pri la kialo de la neenmeto de lia 3-a artikolo en la “Diskutejo”. Antaŭ ol ricevi tiun artikolon, la Direkcio estis jam de unu semajno decidinta ĉesigi la disputon. Tion atestas plej klare la protokolo de la Direkcio en ĝia kunveno de la 16. aprilo 1929. Ni supozas, ke K-do Drezen neniel pretendas, ke oni en “S-ulo” devas diskuti k ĉesigi diskuton kvazaŭ laŭ lia ordono. 3. Ni neniam estis informitaj, ke la “certaj Sovetiaj esp-istoj”, kiuj proponis siatempe aliĝon de SAT al Komintern, konfesis publike sian eraron. Se tiel estas, ni kontente notas la fakton. 4. Se ne estas rezulto de malbona intenco la fakto, ke K-do Drezen en sia verketo “Elementoj de lingvoscienco, de historio k teorio de lingvo internacia (3-a parto)”, ne citis la ĝustan nomon de nia organizo k donis al la vorto “unuecfronto” sencon etimologian k ne la nunan historian signifon, nu, ni same kontente enregistrus tiun aserton. Ni ankaŭ volas kredi, ke liaj vortoj presitaj sur la pĝ. 25 de la “Protokolaro”, k kiuj estigis akran malaprobon ĉe kelkaj K-doj, ne entenas ian minacon al la unueco de SAT. La fakto, ke en la rezolucio voĉdonita en 1923 ĉe nia III-a Kongreso troviĝas la vorto “unuecfronto”, ne povas pravigi la uzon de ĉi tiu esprimo nuntempe, tial ke ĝi tiutempe ne ankoraŭ akiris en socialistaj rondoj la hodiaŭan signifon.

Ĉar la subskribintoj de la ĉi supra letero deziras, ke la Direkcio deklaru, ke ĉiam valoras la gvidprincipoj, kiuj ĝis nun estis aplikataj, ni tre volonte donas al ili plej firman certigon pri tio. La SAT-Direkcio ankaŭ volonte deklaras, ke ĝi neniam celis fari el “La Laborista Esperantismo” la programon de SAT. Kaj, ĉar la formo, laŭ kiu tiu verketo estas prezentita en la antaŭparolo, naskis miskomprenon, ni do konfesas mispaŝon tiurilate. Se en tiu antaŭparolo estas diro pri “kvazaŭa programo”, tio ne rilatas al la V-a ĉapitro, kiu fakte staras tute ekster la kadro de programo. Hodiaŭ kiel hieraŭ, kiel ĉiam, la K-doj, kiuj opinias, ke la nacibatalo utilas al la emancipado de l’ proletaro, havas la plenan rajton konfesi k defendi en SAT tiun vidpunkton. Per niaj rimarkoj al la programprojekto ni celis nur malhelpi, ke oni devigu ĉiujn SAT-anojn agnoski aŭ partopreni tian batalon.

DIREKCIO DE SAT.

La redaktoro de “Balkana Laboristo” denove arestita

Jam de pli ol du monatoj K-do Stefan Marinov, eksredaktoro de “Balkana Laboristo” kuŝas en la malliberejo. Pro enkarcerigo li malvarmumis k nun troviĝas en mallibereja malsanulejo. Lia vivo estas minacata. Sed nesufiĉas tio. La 16-an de junio estis arestata K-do Simeon Petrov, la nova redaktoro (oni arestis lin unuafoje la 21-an de marto kiel administranton de “B. L.”).

Ne estas superflue mencii, ke tiuj arestoj estas ŝuldataj al la denuncoj de la centra komitato de la “neŭtrala” Bulg. Esp. Asocio, kiu ne povas toleri nian gazeton, ĉar ĝi sukcesis findetrui ilian faŝistan organizon. Sed la faŝistoj de BEA. sciu, ke la lab. esp-istoj en Bulgario estas fidelaj filoj de sia, kontraŭ ĉia oportunismo k neŭtralismo! Nek arestojn nek mortigoj igos nin forlasi nian vojon de veraj revoluciuloj k klini kapojn antaŭ la faŝista diktatoreco.

(4079)

— paĝo 6 —

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

Prenu pafilon, K-dinoj!

Leviĝu, karaj K-dinoj! En kia situacio ni virinoj staras en la nuna socio? Ĉu virino havas homrajton egalan kun viro? Ĉu virino havas ĝustan salajron por sia laboro? Ĉu ni estas egale traktataj en ĉiu okazo de socia vivo, ekzemple, politike aŭ ekonomie? Ĉu ni proletoj havas liberon en parolado, skribado, legado kaj vidado? Ne, tute ne! Ne nian homan rajton ni proletoj havas.

Karaj K-dinoj! Ĉu ni ne aŭdas plendojn ĉiuflanke? K-dinoj, leviĝu, ekstaru kaj kunbatalu por akiri liberon kaj egalrajton!

Ĉiam mi parolas al K-dinoj tiel kaj serĉas kunbatalantinon. Iam, kiam mi laboris ĉe Kjoodo-presejo, mi sukcesis trovi dekkelkon da veraj kunbatalantinoj, kaj ni kune agis kuraĝe en kaj ekster la laborejo. Iam ni iris al malproksimaj lokoj aŭ vilaĝoj por helpi strikon aŭ por prepari aranĝon de laborista unuiĝo kaj propagandi nian ideon.

Nia unuiĝo havis sian ĉefoficejon en Kjoodo-presejo kaj la duan, trian, kvaran kaj kvinan taĉmentojn en diversaj lokoj, kaj ĝi radikale alvokis la popolon. Kelkaj unuiĝoj volonte unuiĝis kun nia, kaj fine la tutaj membroj de nia unuiĝo sumiĝis je 8000. Sed ve! la rememoro ankoraŭ dolore pikas mian koron kaj malamo al la kapitalisto neestingeble brulas en mia animo. Ni Gek-doj, kiuj laboras en Kjoodo-presejo, kontraŭstaris la presejestron pro la maldungo de iu K-do kaj malaltigo de salajro. Tio rezultigis grandegan strikon, kiu daŭris 60 tagojn.

La sekretarioj de nia unuiĝo estis sinsekve arestataj de policanoj kaj ĝendarmoj. Tio kune kun la monmanko, manko de batalkapitalo, malfortigis la kuraĝon de l’ strikantoj. Edzinoj kaj infanoj de l’ kunbatalantoj plendis, ploris pro malsato. Perdinte gvidantojn, multaj Gek-doj tute ne sciis kion fari. Pro troa malsato iuj devis vole nevole perfidi siajn kunbatalantojn kaj ree eniris la laborejon; kaj fine 50 aŭ 60 Gek-doj amase eniris.

Tage kaj nokte ni observis la perfidintojn unu post la alia. La kunvenejo de l’ strikantoj estis atakata en noktomezo. Konsilantoj-K-doj unu post alia estis forkondukataj de policanoj aŭ friponoj dungitaj de la laborejestro por dispeli la strikantojn. Post la 60-taga batalo nia unuiĝo estis tiel mizere detruita, ke ni ne tuj povis rearanĝi ĝin. Gek-doj, kiuj batalis kun ni ĝis la plej lasta tago de la striko, disiris kun profunda neforgesebla malĝojo en la koro kaj forta malamo al la laborejestro.

Feliĉe mi tuj povis havi novan laboron, sed la nuna laborejo estas malgranda kaj kunlaborantoj estas malmultaj. Krome en tiu laborejo regas eksterordinara sistemo, sekve mia ĉiama klopodo neniam sukcesas. Mi perdis karegajn malnovajn kunbatalantinojn kaj ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ ne scias, kie ili loĝas kaj kiel ili fartas. Mi daŭrigas la batalon por emancipo de l’ proletaro kaj virinaro sklavigita.

Propagandi nian ideon estas grandega malfacilo, precipe inter virinoj, jam edukitaj laŭ kapitalisma principo. Ankoraŭ multe da virinoj obstine opinias, ke senkondiĉa obeemo estas la plej bona virto de virino. Malriĉa virino nur penadas forkuri de malriĉa vivado per edziniĝo kun riĉa sinjoro. Por serĉi riĉan sinjoron kiel sian edzon, kontraŭvole ŝi restas silenta ĉe kunveno de gesinjoroj, ĉar oni erare komprenas laŭkutime, ke silento estas bela virto de virino.

Maljunaj gepatroj ofte diras al sia filino, kiu estas en floranta aĝo: “Vi jam atingis la aĝon por edziniĝi. Vi ne devas elspezi por sensenca afero kaj devas aĉeti vestojn, zonojn kaj ornamaĵojn.” Ofte okazas, ke malriĉa fraŭlino fariĝas edzino de riĉa sinjoro, se ŝi havas belan vizaĝon kaj povas bone kudri aŭ kuiri. Iu rigardas atente vian ĉiutagan agon; tial vi ĉiam estu vestita per bela vesto, kaj orde aranĝu vian hararon, ĉar vi nun estas vendaĵo. Eble vi ne volus tiel longe laboradi en fabriko, mi ankaŭ ne volas vin laborigi en malpura laborejo. Se vi edziniĝus kun riĉa sinjoro, vi ne bezonos iradi plu al laborejo. Vi povus pasigi libere ĉiun tagon tute laŭ via volo. Sed se malfeliĉe vi edziniĝos kun malriĉulo, vi devos laboradi vian tutan vivon. Ne nur vi, viaj maljunaj gepatroj ankoraŭ devas suferi pro monmanko ĝis la morto. Estu en ĉiu ago ĝentila kaj virineca, precipe al najbaroj!

Virino estas malforta kompatinda kreitaĵo, kaj tiel ne povas memstari ekonomie. Virino vivas nur en la amo de sia edzo. Estas tre feliĉa tra la tuta vivo tiu, kiu fariĝis edzino de riĉulo. — Nebone edukita kaj senscia fraŭlino fidele obeas al la vorto de siaj nesaĝaj gepatroj kaj agas laŭ iliaj vortoj. Tiele multaj virinoj junaj pasigas valoran tempon en sonĝo tute sensenca.

Ili deziras vivon senmonmankan kaj penadas forkuri el la malriĉa vivo, sed nur per edziniĝo, per helpo de aliaj. Tiel ili mem volonte sklavigas sin. Ili ne scias detrui sian mizeran situacion kaj trabati al si la vojon, kiu nin kondukos al brilanta, liberplena kaj egalrajta vivstato.

La vojo al tiel sopirata stato estas tre longa. Grandegaj ŝtonoj kaj rokoj ofte malhelpos nian antaŭmarŝadon, kruta vojo forte nin lacigos. Altan monton, grandegan riveron ni devos transiri. Sed tiaj malfaciloj, malhelpoj ne estas timindaj, kiam ni kuraĝe antaŭenpaŝos man’ en mano kun kunbatalantoj.

Virinoj, ekprenu pafilojn kaj glavojn kaj batalu brave por konstrui nian novan socion!

Hisano Mijake, Tokio.

Ĉu la virino devas panakiri?

En la tuta mondo laboras la virino preskaŭ en ĉiuj industribranĉoj kaj profesioj, ekz. kiel teksistino, instruistino, flegistino, guvernistino, servistino, vendistino, tabaklaboristino ktp.

Ni disputis pri la temo, ĉu la edzino devas panakiri? Kompreneble estas, ke la fraŭlinoj panakiras, ĉar la gepatroj ne estas devigataj zorgi pri la knabinoj ĝis ilia dudeka jaro. Ĉu la okupo de la virinoj en la industrio estas pli multe malutila ol utila por la ekonomia situacio de iu lando, mi pridubas.

Ĉi tie disiĝas la opinioj mem de la virinoj. Oni diras, ke la virino laboras pli malmulte — koste ol la viro. Se la edzino ne laborus, la entreprenisto estus devigata pli bone pagi al la viroj. La edzino kaj patrino apartenas en la mastrumo al la infanoj kaj devas zorgi pri la komforto de la edzo.

Laŭ mia opinio ankaŭ la edzino devas panakiri. Per tio la perlaboro de la familio estos la duobla; sekve de tio la financa stato estos pli bona, la konsumo de tia familio povos esti granda, la industrio, eĉ la laboristo gajnos, ĉar devos esti pli produktata. Nur la mizerego malpacigas inter la familianoj, ne la laboro. Edzinoj, kiuj mem panakiras, pleje pli bone komprenas la valoron de organizo, ĉar ili sentas la penon de la kunlaborado en la organizo. La edzino en la mastrumo ne komprenas, ke unuigitaj fortoj kondukas al la celo, kaj la virino ĉesos esti la eksploatata objekto de la entreprenisto.

Kian opinion vi havas pri tio, K-dino?

2019, Hallein.

La francaj instruistinoj

En Francio, ni ricevas pedagogian preparon saman, kiel niaj kolegoj instruistoj, kaj tiuj el ni, kiuj oficas en lernejoj por tre junaj infanoj ricevas salajron saman, kiel ni.

Nur post batalo dum 10 jaroj kaj eĉ pli longe, ni sukcesis eltiri — kiel favoron de l’ mondmilito — la salajregalecon (kun la instruistoj), kiun kontraŭ-

[REKLAMO p.6] Ĉiutagaj gazetoj sciigis al la mirigita mondo: “KANDID malpermesita en BOSTON (Usono) pro maldeca enhavo!” KANDID la ĉefverko de Volter ĵus aperis ĉe SAT en la esperanta traduko de E. Lanti kun ilustroj de R. Bartelmes. Ĉiaj legantoj — en ĉiuj kontinentoj, ankaŭ en Usono — eltrovos la veran motivon, kial la Fulleranoj opiniis oportune malpermesi ĉi tiun libron en sia ŝtato! 162 pĝ. — Formato: 13×19 cm. Prezo: 1.70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 7 —

staris ne nur registoj, sed ankaŭ grandnombra parto de la vira instruistaro. Sed ni estas la solaj ŝtatoficistinoj, kiuj ĝuas tiun avantaĝon pri salajro egala al la vira. Tamen tiu egaleco estas perfortita en kelkaj punktoj: kiam instruisto mortas, lia edzino ricevas parton de la pensio — sed kiam mortas instruistino, lia edzo ricevas nenion (kvankam ŝi pagis por pensio elcenton saman, kiel instruisto).

Certe ni havas rajton edziniĝi kaj ni ne povas imagi, ke oni malpermesas tiun rajton en kelkaj landoj. Por ĉiufoja patriniĝo (akuŝo) ni ĝuas pagatan libertempon de 2 monatoj (1 monato antaŭ akuŝo kaj 1 monato poste), sed ni opinias, ke tio estas nesufiĉe longa.

En Francio, virino ne rajtas voĉdoni. Sed ni partoprenas vigle en la socia batalo: multaj el niaj K-doj estis kondukataj al tribunaloj, estis punataj per altaj monpunoj, estis ĵetataj en malliberejon pro sia agado pacifista, politika, sindikatista kaj socia.

Ni batalas flanke ĉe flanke de niaj laboristinoj-K-dinoj, por ke oni apliku al ĉiuj virinoj la justan principon: “Por egala laboro, salajron egalan!” Ni luktas por libera patriniĝo (eksterleĝa), por ke patrineco estu konsiderata, kiel socia funkcio ŝtate kaj tute monsubtenata; pro tio jam oni persekutis nin per kelkaj procesoj kaj monpunoj. Ni luktas por la mizera infanaro — kaj ĉefe kontraŭ milito. Ni estas decidaj radikalaj kontraŭmilitaristinoj. Ni rajtas deklari, ke nia propagando efikas.

Kaj vi, ĉiulandaj edukistinoj, kia estas via situacio? — kiujn rajtojn oni rifuzas aŭ limigas al vi? — Kia estas via agado? Respondu al nia perantino:

Marthe Planchon, 30, Avenue de la Somme Sucy-en-Brie (Seine-et-Oise), Francio.

Feministinaj Grupoj el Ruĝa Franca Geedukista Federacio.

KAMARADINOJ!

La Virina fakkunsido ĉe la 9-a SAT-Kongreso okazos mardon, la 6-an de aŭgusto, je 19-a horo en la Popoldomo Leipzig. Ĉeestu multnombre!

TRA ESPERANTIO

Ĉu revolucio en la esperanto-movado?

Dum pli ol kvardek jaroj laboris la esp-istoj. La venko tamen ne estas sendube. Venis en la mondon faktoroj tiaj, kiaj radio, parolfilmo, kaj estonte venos ankoraŭ similaj. Kelkaj el ties aŭtoritatoj favoras esp-on. Sed ĉar la praktikaj malfaciloj tuj akcepti tiun lingvon estas grandaj, oni ŝajnas esti decidinta komenci altrudi nacian lingvon kun tre simpligita dialogo en la parolfilmon. Aŭ oni malsukcesos, aŭ oni sukcesos igi ĉiujn filmoficejojn fari siajn filmojn en ia normigita angla-amerika lingvo. La lasta alternativo estas tre malmulte kredebla. Sed certe la homaro bedaŭrus fariĝi tute amerikanigita.

Tamen, esp-o devas venki nun tuj, se iam ajn, aliel oni ne povos ĝin proponi nek al parolfilmo, nek al internacia radio, nek al telekompostata internacia gazeto, nek al radiokino, nek al aliaj mirakloj de estonta kaj estanta tekniko, kaj el tio sekvus, ke ankaŭ ne al la vasta publiko dum longa tempo.

Tial enkonduku jam dum la venonta vintro la lingvon tiom, ke poste ne plu necesu ĝin propagandi; tiom ke ĝia fina venko estu ekster dubo antaŭ kiu ajn!

Estas ebla tion fari, nur necesas montri kiel. Jene la montro!

La problemo havas kvar ĉefajn flankojn: Reklama, instruada, organiza, lingva.

Por la instruado ni havas la bonan Ĉe-metodon. Sed ne estas sufiĉe da instruistoj. Necesas do trovi kaj eduki tiajn! Kie ilin trovi? Mi diras: Precipe ĉe universitatoj kaj popolinstruistaj seminarioj. Ne ĉiu ajn povas trovi tempon ktp. fariĝi Ĉe-instruisto, nek ĉiu ajn taŭgas. Tia instruisto ja devas havi iujn specialajn kvalitojn, kaj li devas esti en tiaj cirkonstancoj, ke li havas sufiĉan liberecon forlasi sian landon por sufiĉe longa tempo. Instruisto laŭ Ĉe-metodo certe devas esti partopreninta Ĉean kurson, li ankaŭ devas havi la rekomendon de s-ro Ĉe mem aŭ de persono, kiun li rajtigis tiajn transdoni. Sed kelkaj kvalitoj pli frue necesaj povas esti elimineblaj per tiu simpla fakto, ke alia persono povas havi en pli alta grado tiujn kvalitojn, kion tuj mi montros.

Al la internaciaj esp.-kongresoj venas ĉiujare miloj da esp-istoj, inter ili la plej kapablaj kaj konataj. Tie do oni aranĝu kursojn por instrui la Ĉe-metodon al interesuloj kaj kapabluloj; kaj ne nur la kurson instrui, sed ties instruadajn principojn, kaj oni ekzamenu je tio. Kiuj montros perfektan talenton, do ricevos sian instruistan rekomendiĝon. Eble ne estas en ordinara internacia esp.-kongreso tre granda elcento da personoj taŭgaj, sed informite pri la kurso certe venos sufiĉe da ili. Por instrui al personoj jam perfektaj en la lingvo mem, la kurso povus esti koncentrata en unu semajnon. Do: Ni diru, ke al pedagogiaj kongresoj en Ĝenevo kaj en Helsingör, SAT-kongreso en Leipzig, Budapesta kongreso kaj aliaj venos kelkcent personoj kapablaj lerni kaj poste apliki la metodon, kiuj tiaokaze ricevos de s-ro Ĉe aŭ lia anstataŭanto la instruistan rekomendiĝon. Ioma nombro el la novaj instruistoj estos gravuloj, la aliaj ne. Ŝajnas, ke ĝis nun oni konsideris eminentan titolon kiel ion nepre necesan. Sed, kiel jam dirite, oni tion evitos farante aliel des pli lertan reklamon. Inter studentoj, seminarianoj kaj junaj, viglaj laboristoj estas multaj, kapablaj fariĝi sukcesaj instruistoj laŭ la jam ellaborita metodo, sed ne sufiĉe spertaj, famkonataj aŭ lerte adaptiĝemaj por sukcese prepari la kursan grundon.

La reklamo estas gravega. Per ĝi la famo pri esp-o venkos la indiferenton tra la diversaj landoj, tiel, ke oni eĉ povos baldaŭ havi multloke tre sukcesajn kursojn sen loka propagando. Ankaŭ tiel oni ŝparos la propagandistojn kaj famulojn.

La reklamo efektive donos la precipan ekonomian bazon por la militiro, ĉar ĝuste la reklamo igos la homojn pagi la necesajn kostojn kaj ĝi donos al ili la necesan intereson. Granda, bona gazetanonco, kiu alportos dekon aŭ pli da aliĝoj, pagiĝos per 2—3 kurskotizoj. Tamen gazetanoncoj estos malĉefa parto de la reklamo. Oni devas agi kiel ĉiam tre saĝe. Kial la esp-istoj, kiuj jam lernis la lingvon, devas tiom multe kaj senprofite labori por ĝi? Estas, ĉar la publiko, kiu ja havos la profiton, ne estas sufiĉe interesita. Tial, unu ĉefprincipo estas: Igu aliajn pagi la reklamon kaj fari ĝin: Ellaboru zorgan planon por tio. El Svedio oni havas jam spertojn; kompreneble oni tiujn profitos. Por tiu lando estas ankoraŭ konsilindaj kelke da aferoj. Jen unu: Ekzistas lekci-societoj ĉie en la lando. Ili bone pagas por interesaj lekcioj, sed necesas interkonsenti jam en junio aŭ kiom eble plej frue pri lekcioj okazontaj dum aŭtuno aŭ vintro. Sed prefere kun la societoj mem aŭ kun ties propraj estraroj, ne kun iliaj landaj aŭ distriktaj estraroj. Do necesas trovi la adresojn. Ĝenerale: Estas necese trovi ĉiujn informojn pri la lekciaj organizoj en la lando kaj pri ĉiaj kaj ĉiuj kondiĉoj rilate ilin. Same pri laboristaj, kamparanaj, idealistaj kaj klerigaj organizoj ĝenerale. Estas ja ĝuste tiaj organizoj kiaj plej ofte organizis la esp.-lekciojn. Sed kutime ili fiksas sian programon almenaŭ kvaronjaron anticipe. Tial la antaŭfiksita programo plejofte malhelpas la aranĝadon de lekcio, kiam proponiĝas esp. oratoro. Necesas do organizita interrilatado jam dum somero kun abstinencaj, laboristaj ktp. societoj, ABF (Laborista Kleriga Asocio, Svedio), kaj cetere ĉiuj. Sciiĝi pri esp-istoj, kiuj rilatas iel al tiaj organizoj kaj informiĝi kiel profiti tion. Grava nova kampo estu la kamparanaro kaj ties organizoj.

Kiel estas alilande? Do kolekti en la tuta mondo informojn pri ĉiuj propagandmetodoj aŭ propagandeblecoj uzataj aŭ uzeblaj en ĉiu aparta lando laŭ ties karaktero. Pri ĉiu lando aparte oni studu la plej sukcesigan vojon kaj informiĝu pri la diversaj aferoj profiteblaj. Por ricevi la necesajn informojn kiom eble rapide, certe kaj malmultekoste, estus plej bone sin turni al la diversaj landaj federacioj esp-aj kaj al la plej agemaj perantoj aŭ delegitoj de mondfederacioj esp-aj.

— paĝo 8 —

La post tio sekvontaj, kiom eble plej multflankaj, propagando kaj reklamo kreos fortegan intereson al esp-o; la homoj volonte venos al la kursoj; ĉie oni deziros kursojn kaj venos multe da mono en la kasojn. Tiel oni eĉ havos monon por sendi la plej sukcesajn lernintojn al la Ĉe-instruista “seminario”. Mi kredas, ke el ĝis nun okazintaj Ĉe-metodaj kursoj estas eble elekti ioman nombron da homoj, kiuj ankoraŭ dum kelkaj tagoj vizitus tian migrantan seminarion (Ĉe-instruiston) en propra aŭ proksima lando.

Nun, unue aranĝi kun la ĉiulandaj lekciantaj, klerigaj ktp. organizoj same kiel kun lernejoj kaj instruadaj direkcioj pri alveno de eksterlandaj lekciistoj famaj kaj el landoj plej diversaj. El tiuj estos kelkaj instrukapablaj, aliaj ne. El la instruistoj estos kelkaj tre taŭgaj por propagandi, aliaj malpli. La du lastaj specoj el ambaŭ kategorioj povas esti sambonaj kiel unuaj el la vidpunktoj de specialiĝo kaj reciproka helpo.

Poste oni ne forgesu organizi la novulojn, kio signifas: Forte ligi ilin al tiu intensigita movado, por ke ili helpu kiom eble plejmulte.

La unua, kiel ĵus dirite akirebla, nova instruistaro eniru la jam preparitan kampon plejlaste 1-an de oktobro. Por ekonomie bonsukcesi ĉiu kurso, aranĝata je pluraj grupoj samtempaj, devas havi ioman ne tro malgrandan nombron da partoprenantoj, en Svedio ĉirkaŭe 100. El tiuj iru en “seminarion” ioma elcento. Ili estos pretaj post unu-du semajnoj. Ankaŭ kelke da novaj propagandistoj — — — sed ne tre necese. ĉar la kursoj finitaj estos ankaŭ bona propagando per si mem. Cetere eksteruloj vidos el la ekzemploj, ke ili povos profite uzi esp-on por lekcioj en eksterlando, kaj faros tion.

Ĉiu kurso (kun 20—24 lecionoj) postulas meze du monatojn. Mi volas ĉi tie fari matematikan eksperimenton. Se a = la nombro da Ĉe-instruistoj je 1-a de okt., b = la meza nombro da kursanoj po kurso, c = la meza elcento da novaj instruistoj el ĉiu kurso, tiam estos post n sinsekvaj kursoj (kursperiodoj) en la tuta mondo la nombro N da novaj lernintoj jene donata:

N = ab + (cab/100 + a) b + [cb/100 (cba/100 + a) + a] b + …

kaj, se oni skribas q = cb/100

N = ab [1 + q + 1 + q (q + 1) + 1 + q {q (q + 1) + 1} + 1 + … + … + 1]

kio sumigite donos: N = ab/(q − 1)² [qⁿ⁺¹ − (n + 1) q + n]

Ĉiu, kiu deziras, povas meti anstataŭ la simboloj a, b, c, (q) kaj n, tiujn ciferojn, kiujn li konsideras plej ĝustaj aŭ kiujn li volas, kaj ricevas tiel la nombron da lernintoj post kiu ajn tempo, supozite, ke neniu mortas kaj ke neniu instruisto cedos. Kiel konate la Ĉe-metodaj kursoj havas tiun gravan diferencon de aliaj, ke ili finiĝas kun proksimume sama nombro da homoj, kun kiom ili komenciĝis.

Tiel estos kun a = 100, b = 100, c = 3 post unu jaro (n-4) 580 000 kaj post tri jaroj 3 985 740 000 da novlernintoj.

Interesuloj, kiuj nek kapablas (aŭ deziras) esti propagandistoj, nek esti instruistoj, havos ankaŭ multan kaj gravan laboron. Ili devos organizi tiel, ke la afero sukcesu, sukcesegu kaj — grave, tre grave — donu bonan profiton kaj al la organizintoj kaj al la afero entute. Tre grave estas, ke la laborantoj ricevu bonan profiton, ĉar homoj, kiuj volas labori por iu afero ne ricevante profiton, ne ekzistas ĉie en tiom granda kvanto, ke oni povas sur ili konstrui sian esperon — Ne! Konvinkon! — Ne! sed: garantion!

Alia flanko estas la lingva. Necesas multe da literaturo en tiom rapidkreska movado. La lingvo mem devos kunrespondi al la rapide alvenontaj novaj kaj pli grandaj postuloj. Multaj devos labori je verkado, tradukado, lingvaj laboroj ktp.

Tiel, la venontan jaron la lingvo estos veninta en tiom fortan marŝon, ke jam nenio povos ĝin haltigi. La esp-istoj ne havos plu zorgojn pri propagando, ĉar la aŭtoritatoj de instruado devos vole-nevole daŭrigi la disvastigon, pro tio, ke ĉiu homo volos la lingvon lerni kaj postulos la instruiĝon.

Ĉi tiu plano kredeble ŝajnas tre vasta kaj malfacile efektivigebla, sed rilate Svedlandon ĝi ne prezentas maleblecon. Se la malfaciloj estas venkeblaj ĉi tie, ankaŭ oni povos sukcesi sambone alilande, ĉar laŭ ĝenerala vidpunkto aliaj landoj multaj ne estas pli malfavoraj ol Svedlando.

8404 (Aranĝinto de Ĉe-metoda kurso).

[REKLAMO p.8] Ĵus aperis kiel 8-a volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo” Leo Tolstoj ĤODINKA Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. 64 pĝ. Prezo: 0.60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

BATALO SUR LA LINGVA KAMPO

(Leningrad)

Observado de laboro pri internacia laborista kunligo en entreprenoj de Volodarskij-urbparto, kiu daŭris tri tagojn (4.—6. junio), konstatis tre ĝojigan por nia movado fakton: 95% da eksterlanda materialo, presita dum la vintra periodo en la fabrik-laborejaj presgazetoj, estas esperantlingva.

Alia ne malpli ĝojiga fakto estas, ke la internacia laborista kunligo havis grandan sukceson, vivkapablon, konstantecon kaj regulecon nur en tiuj entreprenoj, kiuj estis priservataj de l’ esp. rondetanoj aŭ helpataj de apartaj fervoraj esp-istoj-aktivuloj, kiuj sukcese aranĝis la aferon pri kunligo.

La nombro da landoj, kun kiuj estis starigita rekta (senpera) konstanta kaj regula kunligo per esperanto, atingas la ciferon 13, per transdonaj instancoj (“Rabselkor”, “Leningradskaja Pravda”) — nur 3.

Ĉi tiuj tri faktoj treege ekmalplaĉis al reprezentantino de “Leningradskaja Pravda”. Ĉi tiu ĉeestis kunvenon de labkor-oj de la urbparto (7. 6.), dum kiu tre longe estis diskutata la demando pri internacia lab. kunligo.

En sia parolo ŝi penis pruvi pli grandan utilon de l’ internacia lab. korespondado per la transdonaj instancoj, kie — ŝi diris — por priservi la laboristojn, dezirantajn starigi internacian kunligon, sidas speciale tiucele difinitaj tradukistoj.

La reprezentantoj de l’ fabrikoj kaj laborejoj, en kiuj la internacia lab. kunligo estas sufiĉe forta, subtenis ne ŝin, sed la raportinton pri la observado, notinte tre malĝojan por ŝi fakton, ke la respondoj al la leteroj, senditaj per la transdonaj instancoj, ofte ne venas, aŭ venas trioble pli malfrue, ol la respondoj ĉe la senpera peresp-a kunligo.

Konatiĝinte kun la fakto, ke la internacian korespondadon kun multaj landoj senpere partoprenas simplaj laboristoj (ne poliglotoj), ellernintaj esp-on dum 6—7 monatoj, la ĉeestintaj labkor-oj definitive ekstaris sur la flankon de l’ senpera, pli rapida peresp-a korespondado kaj esprimis la deziron ekposedi la interkomprenilon, kiu liberigos ilin de l’ tradukistoj kaj ebligos al ili havi interligon kun la tuta mondo. Tion ja ne sukcesis fari la lingvo-monopolistoj, sidantaj en la internacia sekcio de l’ labkor-a klubo ĉe “Leningradskaja Pravda”, kiu estis devigata inviti por la internacia lab. kunligo ankaŭ unu el la plej aktivaj esp-istoj (K-don Tilin¹).

Malgraŭ la evidenteco, ke por la kunligo la plej taŭga rimedo estas esp-o (pri kio atestis bone elektitaj ekspozaĵoj de eksterlanda esp-lingva materialo), la reprezentantino denove prenis parolon penante konvinki la aŭskultantojn, ke pli grandan utilon al la labkor-oj donos la lernado ne de esp-o, sed tiu de l’ germana, franca, angla kaj de aliaj lingvoj.

“Kial do anglaj aŭ francaj laboristoj ne lernas la rusan lingvon?” estis farata al ŝi demando.

¹ Mi timas, ke la laboro de K-do Tilin estonte estos atribuata al si de la poliglotoj.

— paĝo 9 —

SENNACIULO 401

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

13-a listo de aliĝintoj

  • 551 Willi Tittmann, Chemnitz, Germ. 2995
  • 552 P. Kramer, Chemnitz-E., Germ.
  • 553 Gertrud Klimpel, Zittau, Germ. 8596
  • 554 Ernst Seyfert, Zittau, Germ. 14784
  • 555 Fritz Schmalz, Zittau, Germ. 14360
  • 556 Paul Klauss, Riesa, Germ. 13704
  • 557 Ernst Hanisch, Thalheim, Germ. 8288
  • 558 Alzinger, Regensburg, Germ. 7537
  • 559 Anisimov Grigori, P. Kosturi, Sov. 10907
  • 560 Herm. Müller, Braunschw., Germ. 8571
  • 561 Wilh. Kroma, Braunschw., Germ. 14371
  • 562 Wilhelm Kröning, Kassel, Germ. 4630
  • 563 Willi Eckert, Dresden, Germ. 13477
  • 564 Aleksandro Pencik, Slavjanski kurort, Sovetio . . . . . . . . 11424
  • 565 Petro Fedorenko, Misovaja Zabajk, Sovetio . . . . . . . . 14795
  • 566 Moseo Rejtman, Krivoj-Rog, Sov. 14577
  • 567 Petro Vasiljov, Lugansk, Sovetio 13915
  • 568 Albert Wiener, Katovice, Polio 14801
  • 569 Jean Villard, Miallet, Francio 11774
  • 570 X.
  • 571 Tage Olsson, Bromölla, Svedio 14793
  • 572 Vladimir Kuzmiĉ, Ĥarkov, Sovetio 3975
  • 573 Charles Adamson, Liverpool, Angl. 13158
  • 574 Wilh. Schneider, Sulzgries, Germ. 5488
  • 575 August Kleiner, Weissstein, Germ. 5135
  • 576 Ake Olsson, Bromölla, Svedio 14355
  • 577 Herm. Uschner, Dresden, Germ. 4625
  • 578 M. M. Weber, Denver, Usono 5934
  • 579 I. M. Kerr, Denver, Usono 1781
  • 580 Harry Butscher, Sheffield, Anglio 11440
  • 581 Paul Gedai, Halle a. S., Germ. . 493
  • 582 Willy Böhm, Mainz, Germ. . . 426
  • 583 Jac. Braukmann, Amsterdam . . 12 707
  • 584 A. E. J. van Trotsenburg, Amsterdam . . . . . . . . . . 12 720
  • 585 Gerhard Aster, Leipzig, Germ. . 14 806
  • 586 Helmut Schulz, Siegmar, Germ. . 11 595
  • 587 Erhard Geissler, Chemnitz, Germ. 12 991
  • 588 Karl Kämpfe, Rabenstein, Germ. 3 535
  • 589 Walter Zinke, Chemnitz, Germ. 1 305
  • 590 Fritz Reuther, Siegmar, Germ. . 1 667
  • 591 Willy Lorenz, Rabenstein, Germ. 1 403
  • 592 Bruno Plache, Leipzig, Germ. . . 12 933
  • 593 Alois Ramschack, Loeben, Aŭstr. 10 504
  • 594 Ph. Neumann, Buer-Hassel, Germ. 8 869
  • 595 Alwin Sommer, Hagen, Germ. . 10 865
  • 596 Anton Lang, Augsburg, Germ. . 14 069
  • 597 Fr. Hartig, Hartmannsdorf, Germ. 14 746
  • 598 Wilhelm Brauser, Berlin . . . 14 166
  • 599 Erich Rahn, Berlin . . . . . 13 443
  • 600 Ernesto Drezen, Moskvo . . . 1 518
  • 601 Walter Zentner, Berlin, Germ. . ?
  • 602 Erich Ziegenhain, Barmen, Germ. 10 322
  • 603 Oskar Oeser, Nürnberg, Germ. . 14 594
  • 604 Osw. Bernhard, Limbach, Germ. 10 593
  • 605 Hilari Spidbaum, Varsovio, Polio 14 419
  • 606 Osk. Herbrich, Warnsdorf, Ĉekosl. 14 521
  • 607 Rud. Patzelt, Warnsdorf, Ĉekosl. 12 767
  • 608 Karl Krause, Warnsdorf, Ĉekosl. 9 124
  • 609 Hildeg. Vietze, Warnsdorf, Ĉekosl. 9 844
  • 610 Anna Fröhlich, Warnsd., Ĉekosl. 9 839
  • 611 Aleks. Georgiev, Svilengrad, Bulg. 13 173
  • 612 Anton Spitzenstätter, Innsbruck 14 551
  • 613 G. Ludwig, Reichenberg, Ĉekosl. 696
  • 614 G. Kuzmenko, Kapitanovka, Sov. 8 911
  • 615 V. Musienko, Odessa, Sovetio . 14 476
  • 616 Benciono Berin, Gomel, Sovetio 11 193
  • 617 Filip Ryjij, Poltava, Sovetio . . 1 121
  • 618 Nikolao Kuŝnirenko, Poltava, Sov. 14 116
  • 619 S. M. Kojaev, Elektroperedaĉa, Sovetio . . . . . . . . 10 779
  • 620 Konst. Sidoroĉev, Kerĉ, Sovetio 12 249
  • 621 Lorenko Pirĝnikov, Kerĉ . . . 13 900
  • 622 Petro Klepikov, Stretensk, Sovet. 13 271
  • 623 Dem. Pogorelov, Ĥarkov, Sovetio 5 403
  • 624 Nikolao Davydov, Perova, Sovet. 12 963
  • 625 Pan. Vasilĉenko, Krasnodar, Sov. 5 712
  • 626 Aleks. Hohlova, Krasnodar, Sov. 13 121
  • 627 Bernhard Peuker, Breslau, Germ. 11 855
  • 628 Fr. Tillart, Amsterdam . . . . 13 595
  • 629 Charlotte Huggins, Peterborough 14 821
  • 630 V. Makarin, Ivanovo-Voznesensk 11 220

[BILDO p.9 | 35,31,49,45] La kongresa insigno: kvinpinta stelo kun la literoj SAT super terglobo kun la surskriboj «LEIPZIG AUG», «ESPERANTO», «1929», «KONGRESO».

Originalo de la Kongres-insigno, ruĝe enkadrigita.

Ĉiu kongres-aliĝinto, kiu ne povos veni al la 9-a SAT-Kongreso, senpage k afranklibere ricevos post finiĝo de la Kongreso la kongresan insignon (kiu estos kvinkolore brodita, ne nur metala kiel anoncita en antaŭaj n-oj de “S-ulo”, do des pli valora memoraĵo) k la programlibron en amplekso de 48 paĝoj.

Tuj kongresaliĝu!

  • 631 Walter Bräuer, Dnepropetrovsk 10 513
  • 632 Andreo Marti, Dnepropetrovsk . 13 528
  • 633 B. Ŝipilith, Dnepropetrovsk, Sov. 9 131
  • 634 P. Visockij, Dnepropetrovsk, Sov. 4 357
  • 635 Nikolao Ĉertovskoj, Arĥangelsk 14 397
  • 636 Aleks. Erjuhin, Arĥangelsk . . 9 682
  • 637 Isaak Hoves, Arĥangelsk . . . 14 822
  • 638 Aleks. Rusakov, Moskvo . . . 12 855
  • 639 Vitalo Anonimov, Kazan, Sovetio 5 112
  • 640 Hipolit Bojanowski, Kazan . . . 9247
  • 641 Nikolao Skarjatin, Kazan . . . 13 857
  • 642 Paul Ĥozov, Barnaul . . . . . 11 173
  • 643 Nikolao Ŝĉogelev, Barnaul . . 13 503
  • 644 Otto Kretschmar, Meissen, Germ. 8 204
  • 645 W. Hertel, Meissen, Germ. . . 3 957
  • 646 Otto Zieger, Meissen, Germ. . 6 666
  • 647 Alfred Erler, Meissen, Germ. . . 8 035
  • 648 Erich Kunze, Leipzig, Germ. . . 13 285
  • 649 Anna Medvedeva, Ivanovo-Vozn. 6 321
  • 650 Lini Rahlf, Dortmund, Germ. . . 14 358
  • 651 Franz Hilberg (migradas) . . 10 739
  • 652 Dietrich Keuning, (migradas) . . 10 743
  • 653 Hilde Falkenherr, Dortmund . . 13 563
  • 654 Betti v. d. Heid, Dortmund, Germ. 13 562
  • 655 Alfr. v. d. Heid, Dortmund, Germ. 61
  • 656 Albert Fluder, Dortmund, Germ. 10 746
  • 657 Hermann Lichtenberg, Dortmund 14 804
  • 658 Anna Lichtenberg, Dortmund . . 14 805
  • 659 Franz Gerboth, Dortmund, Germ. 7 729
  • 660 . . . . . . . . . . . . 8 070
  • 661 W. Engler, Crimmitschau, Germ. 5 855
  • 662 Oskar Grimm, Stuttgart-Unterth. 929

Donacoj

Riedermeier-Augsburg 1.— mg.; Stangl-Augsburg 1.— mg.; Freund-Freiburg 1.— mg.; Behrendt-Berlin 1.— mg.; Neuwirth-Bregenz —.70 mg.; Uschner-Dresden 1.50 mg.; Nagy-New York 4.— mg.; Schneider-Sulzgries 1.— mg.; Kleiner-Weisstein 1.— mg.; Lang-München 2.— mg.; Zinke-Chemnitz 2.— mg.; Weihmann-Leipzig 10.— mg.

Ne sukcesinte pruvi sian pravecon, la reprezentantino lastfoje turnis sin al la kunvenintoj, dirante: “La internacia lab. kunligo per helpo de l’ transdonaj instancoj estas grava tiurilate, ke ĝi ebligas registri la materialon, rilatantan al la kunligo.”

“Ni ankaŭ registras ĉiun ricevatan kaj forsendatan leteron”, estis la respondo de l’ fabrik-reprezentantoj…”

Nur 5% de l’ eksterlanda materialo “rikoltis” sur la kampo de l’ internacia lab. korespondado la poliglotoj, por kiuj la plej terura malamiko estas esp-o pli profunden penetranta en la tutmondan laboristaron.

P. Lisicin (5333), Leningrad.

Porkongresa Raportaro

Edukada serio de “La Nova Epoko”

La edukada serio de “La Nova Epoko” regule disvolvis sian laboron en lasta jaro, prezentante kvar kajerojn kun enhavo ĉirkaŭanta difinitan temon “interesocentran”.

Certe niaj plej efikaj kajeroj estas tiuj, kiuj prezentas riĉan informaĵon utilan al proletaj edukistaj organizoj — kvankam ni opinias ankaŭ utilaj kaj necesaj la artikolojn, kiuj prezentas “inter ni” vulgarigan edukmaterialon por SAT-edukistoj. Tiun duoblan vojon penas sekvi la gvidantoj de l’ eduka serio de “La Nova Epoko”.

En jaro 1927—28, nia plej efika kajero estis tiu pri “Historio de Eduk-Intern kaj Pedagogiaj Tagoj en Leipzig”, kiu forte impresis la rondojn de Edukintern kaj la sovetan edukistan gvidantaron.

En 1928/29, niaj plej efikaj kajeroj estis tiuj pri novaj edukaj teknikoj (kino, radio, preso), kiuj liveris abundan materialon el preskaŭ nur esperanto-deveno, elĉerpitan el internacia materialo de la grava ukraina gazeto “Vojo de Klerigo” kaj de l’ esperanta pedagogia servo TEPS.

En 1929/30, la edukaj kajeroj prezentos ankoraŭ pli sisteman utiligon de l’ esperanto-materialo prilaborita de SAT-edukistoj, de TEPS-anoj kaj de kunlaborantoj al “Vojo de Klerigo” — en celo pliaktivigi la faklaboron ĉe la SAT-edukistoj. Sed ĉar ni konscias, ke multaj legantoj de “La NE” ne estas profesiaj edukistoj, ni penos prezenti legaĵon pli vulgaran kaj socian (Gepatroj kaj kuracistoj helpe al edukistoj — Sociaj flankoj de soveta lernejo). Laŭ iniciato kaj per helpo de K-do Zilberfarb, ni kuraĝoplene turnis nin al eminentaj sovetiaj pedagogoj, petante ilin verki artikolojn por aparta numero de nia revuo. Kuraĝe jetante nin en la mezon de la batalanta edukistaro, ni devigas la eksteran mondon atenti nin kaj konsideri nian laboron utila kaj serioza.

La grava laboro plenumata de — bedaŭre nur kelkaj — SAT-edukistoj, jam instigis la gazeton “Vojo de Klerigo” eldoni bibliografian resumfolion. Ni povas aserti, ke la seriozeco de l’ edukaj kajeroj de “La NE” estas unu el la kaŭzoj, kiuj instigis la Tutsovetian Geinstruistan Unuiĝon eldoni por sia tutmonda propagando apartan esperanto-organon “Soveta Pedagogia Revuo”, kies unua numero ĵus aperis, kun tradukhelpo de SEU.

La internacia faklaboro de la SAT-edukistoj jam montras neceson krei apartan pedagogian SAT-gazeton. Bedaŭre, la gvidantoj de la SAT-edukista sekcio (K-doj Stay, Starr, Zilberfarb, Boubou, Klys, Snejko, Juskoviĉ…) plendas, ke ne sufiĉe multaj K-doj partoprenas la faklaboron. Pli frue ol post du jaroj, la SAT-edukistoj nombros mil. Ili ĉiuj abonu “La NE” (sekcian ligilon), ili sekvu la ekzemplon faklaboran de siaj gvidantoj — kaj post nelonge SAT havos propran edukan organon kaj konkiros al internacilingva praktikado la proletedukistajn amasojn el tutmondo.

M. Boubou.

— paĝo 10 —

402 SENNACIULO

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

Mi proponas enstatutigi jenan tekston: “La salajro de la dungitaj oficistoj de SAT estas fiksata de la tuta SAT-anaro per ĝenerala voĉdono. La Plenum-Komitato nur rajtas proponi al la membraro diversajn salajrojn. Ĉe tia voĉdonado la oficistoj ne rajtas kunvoĉdoni.” Do estu forstrekataj el la Regularo pri funkcio de la Pl. K. a) Tasko, paragrafo 4, la vortoj “kaj difini al ili salajron”. Plie estu je enstatutigota la frazo “Ĉiu aktiva SAT-ano rajtas scii, kiom da salajro ricevas la unuopaj dungitoj de SAT.”

SAT-ano (6707).

La Kongreso diskutu kaj, se eble, decidu, ke iam (eble post du aŭ tri jaroj) okazu SAT-Kongreso en ekstereŭropa lando, ekz. Alĝerio, Siberio aŭ iu alia lando de Azio.

SAT-ano (6707).

SAT starigu libroservon kun filioj ĉiulande, eldonu plenan katalogon de nun ricevebla esp. literaturo, konsentu la kutiman 20%-an rabaton al studrondoj k propraj membroj, indiku la sen-taran prezon en la katalogo k tion faru ne nur pri propraj eldonaĵoj.

Frits Lindén (8404).

Al niaj sovetiaj Gek-doj!

Pasis jam kelke da monatoj, de kiam ni ne plu prilaboris la mendojn el Sovetio tuj post rekta skriba avizo, sed atendis, ĝis ni ricevis la listojn de nia Moskva agentejo. Tiu ĉi procedo pruvis al ni, ke ĝi ne taŭgas, ĉar la Moskva agentejo ofte kun 3—4-semajna prokrasto sendis al ni la listojn. Ni ne povas kompreni tion, sed tre verŝajne nia K-do Demidjuk ankaŭ estas tro ŝarĝita per laboro.

Por estonte aliigi ĉi tiun staton, ni decidis en la Adm. instali por ĉiu loko konton kurantan, por ke ni tuj povu prilabori ĉi tiujn mendojn. Estas ankaŭ nepre necese, ke la K-doj senprokraste kun la mendo sendu la monon al nia agentejo, por ke ne okazu, kiel pli frue: Oni skribis: “Samtempe mi sendas la koncernan sumon al via konto de CK de SEU”, sed fakte oni forgesis sendi ĝin aŭ oni sendis la sumon tre prokraste. Estas do necese, ke en ĉiu loko, kie estas SAT-anoj, ili kunvenu kaj elektu peranton, kiu faras ĉi tiujn laborojn (mendojn, monsendojn ktp.). Por simpligi la aferon, oni nur subskribu la leterojn kaj sendu la monon je la nomo de ekz. “Lugansk-SEU”, “Sebastopol-SEU” ktp. Aparte ni akcentu, ke ni nur konsideros mendojn, kiuj portas oficialan stampon kaj estas subskribitaj de la peranto.

Per ĉi tiu aranĝo ni kredas multe helpi al niaj sovetiaj K-doj rilate la tujan plenumon de mendoj.

Adm.

Profesoro Oldenburg pri esperanto

Ni profitis el plurfoja interparolo kun prof. Oldenburg, eminenta arkeologo kaj dumviva sekretario de l’ Akademio de Sciencoj en Sovetio, por ekscii lian opinion pri esp-o. Ni opiniis, ke ĝi povos esti utila al ni ĉi tie, kiel ankaŭ al sovetaj K-doj.

Jen ĝi: “Mi estas firme konvinkita, ke internacia helplingvo estas nepre necesa. Mi scias, ke esp-o faris jam gravajn progresojn k ke ĝi tute ne intencas forigi la naciajn lingvojn, sed utili apud ili. Kaj cetere nur tian rolon, rolon de helplingvo, ĝi devas plenumi k tian rolon mi plene aprobas. Ĉiuj fortoj de esp-istoj devas antaŭ ĉio koncentriĝi je precipa k ĉefa demando: kreo de bona, granda k kiel eble plej kompleta vortaro. Per tia verko vi povos ja plej facile almiliti la sciencan mondon. Facila gramatiko de esp-o ebligas rapide kompreni la mekanismon de la lingvo. La kompleta vortaro ebligos al ĉiu scienculo legi k ĉion kompreni en esp-o. Ĝi povos ankaŭ instigi al verkado en la facila lingvo. Do mi ripetas: La ĉefa demando por esp-o estas havi kiel eble plej kompletan vortaron, kiu permesu al ĉiu kiel eble plej rapide uzi la lingvon, sen specialaj serĉadoj.”

S. G.-K.

RADIO-INFORMOJ

La disaŭdigoj de la Nederl. Federacio de Lab. Esp-istoj okazas en Hilversum (Nederlando) — ondlongo 1071 m — ĉiudimanĉe matene de 8.50 h. ĝis 9.05 h. MET (notu la ŝanĝon). Unue okazas holandlingva k poste esp.-lingva paroladoj. Parolanto: K-do F. Faulhaber, prezidanto de NEFL.

K-doj! Helpu sukcesigi al niaj K-doj sendante raportojn al VARA, Postbus 50, Nederlando.

*

Blankrusia Radio-Centro akceptas leterojn k artikolojn de ĉiulandaj K-doj por disaŭdigi ilin per Minska k Gomela radio-stacioj en peresp-a fako de blank ruslingvaj radio-gazetoj.

La Minska radio-stacio preparas sin por saluti la 9-an SAT-Kongreson. En junio okazis raporto pri la Kongreso. Aŭskultu Minsk-on ĉiumarde de 20.40 ĝis 21.20 h. (ŝanĝita depost 15. majo)!

RADIO — LEIPZIG

Ŝanĝo de ondolongo

La 12-an de julio raportas s-ro prof. Dietterle, Leipzig perradie pri la preparaj laboroj por la 9-a SAT-Kongreso. Nur nun estas sciigata, ke jam depost la 30-a de junio k. j. ŝanĝiĝos la ondolongoj de la germanaj sendstacioj. La sendstacio MIRAG en Leipzig de citita tempo sendos sur ondolongo 1157 kc/s 259 metroj. Dum la daŭro de la Kongreso (lundo ĝis ĵaŭdo) okazos ĉiuvespere de 22-a ĝis 22.10-a horo raportoj esp-lingve pri la kongreslaboroj. Krome estos disaŭdigata la parolado de K-do Drezen-Moskvo pri “moderna sociologia lingvoscienco k mondlingvo”, okazonta mardon (6. 8.) je 17-a horo.

Nia sendstacio estas tre scivolema. Ĉu ĝi estos aŭdebla en eksterlando. Jen, favora okazo por pruvi tion per esp-o!

K. K.

ANTAŬKONGRESA RENKONTIĜO EN STETTIN

La Stettina Esp. grupo volas aranĝi antaŭkongresan renkontiĝon, por ke ni havu eblon vojaĝi kun la Gek-doj el nordaj landoj karavane el Leipzig k ricevi rabatitan veturprezon.

Kelkajn vortojn pri nia urbo. Ĝi lokiĝas ĉ. 60 kilometrojn de la balta marbordo, kaj estas bela veturado per vaporŝipo de la konata banloko Svinemünde al Stettin. Unue oni traveturas la golfon kaj poste la belan Oder-valon. La rivero Oder trafluas nian urbon kaj dividas ĝin en du partojn, kiuj estas interligitaj per tri pontoj.

En la haveno mem oni preterpasas kelkajn ŝipfarejojn, sed la plej granda el ili (Vulkan) estas bedaŭrinde malkonstruita, kio kaŭzis grandan senlaborecon. Ĉe la riverbordo estas konstruita sur la t. n. “Haken”-teraso la muzeo, de kie oni havas belegan perspektivon.

La esp. movado ne tiom bone disvolviĝas, kiom ni dezirus, kaj tial ni petas la Gek-dojn viziti nin, por ke ni povu aranĝi publikan kunvenon k tiele antaŭenpuŝi nian movadon. Do, via devizo estu: Veturonte al la Leipziga Kongreso, mi nepre vizitu Stettin-on. (Atentu la anoncon en la antaŭa n-o).

[REKLAMO p.10] Ĵus aperis la riĉenhava junia kajero de ★ LA NOVA EPOKO — Literatura serio — ENHAVO: N. KRASSOVSKIJ: En la vojaĝo. Poemo (laŭ TAN). — GLEB USPENSKIJ: Sen propra volo. El la konversacioj kun amikoj pri la potenco de la tero. El la rusa trad. Nelmens. — KARIB USMAN: “Ĉulpan” (Polusa Stelo). Rakonto. El la tatara trad. Faik Bahtejev. — N. V. NEKRASOV: Limoj de l’ Fantazio. Kritika skizo pri nova originala romano de Teo Jung. (Fino.) — J. REININGER: La nova literaturo. — E. DREZEN: Historio de la Mondlingvo. (Tri jarcentoj da serĉado.) El rusa lingvo trad. N. Hohlov. Generale redaktis N. Nekrasov. (7-a daŭrigo.) Unuopa n-o 0.35 mk. g. — ADMINISTRACIO DE SAT, COLMSTR. 1, LEIPZIG O 27

— paĝo 11 —

SENNACIULO 403

KONGRESANOJ TRAPASONTAJ VARSOVION!

Esp-istoj, apartenantaj al klasbatalaj organizoj, kiuj veturas ĉi-somere al Leipzig (SAT-kongreso), Wien (Int. Socialista Junular-Kunveno), tra Warszawa (Pollando), estas petataj sciigi pri la preciza dato de sia alveno k daŭro de sia ĉeesto en Warszawa laŭ jena adreso: Laborista Esperantista Societo “LABORO” en Pollando, Warszawa, Marszalkowska 81, adv. Litauer.

URĜE!

Esp-istoj, partoprenontoj de la Internacia Socialista Junular-Kunveno en Wien (julio), bonvolu nepre tuj anonciĝi ĉe: K-do Józef Litauer, Warszawa (Pollando), Marszalkowska 81, por organizi propagandon por SAT esp-o dum tiu kongreso.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. SAT estos oficiale reprezentata en la Internacia Junulara Tago (julio) en Vieno de K-do J. Litauer (1368), prezidanto de la pollingva LEA. — Oni notu en la Jarlibro, ke la Vienaj SAT-anoj elektis kiel (novan) peranton K-don Herzy Stefan (8863). Subperantino estas K-dino Schüler Risa (9262). — BELGIO. Bruxelles. La SAT-rondo fondita en apr. 1928 ekdormis post sesmonata vivo. La tiama komitato ne funkciis. En majo okazis la jarkunsido, kiu elektis novan komitaton (K-doj Bergiers, Kaulich, Van Gerssom). Dum junio la komitato prezentis ampleksan laborprogramon. Ĉiumonate okazos unu kunsido de LEA-grupo, en aliaj semajnoj kunsidoj de SAT-rondo (unu oficiala, 2—3 kulturaj). Estas 49 SAT-anoj. (8464) — ĈEĤOSLOVAKIO. Plzen. Lab. societo esp-ista Plzen I aranĝis 25. 5. esp. vespereton kun malgranda ekspozicio. Partoprenis multaj esp-istoj el ĉiuj esp. kluboj en Plzen, ankaŭ K-do el Polio, kiu parolis pri sia vojaĝo tra Ĉeĥosl., K-do Pech pri vojaĝo tra Hisp. La propagando por nova kurso havis grandan sukceson. — NEDERLANDO. Laŭ “Lab. Esp.” fondiĝis 2 novaj sekcioj Amsterdam V k Haarlem; la unua havas 27 membrojn, la dua 10. La tuta Federacio (nederl. LEA) nun havas 317 membrojn. — SOVETIO. Tuapse. Je 1. majo nia organizo ricevis salutlet. el München k Leipzig. Tradukojn de la leteroj ni sendis al 11 organizoj. Laŭ decido de regiona unuamaja kom. ili estis presataj kiel flugfolioj en kvanto da 2500 ekz. k dum festkunsido de l’ urba soveto disdonataj, same dum la stratmanifestacio. Tradukoj aperis en 3 murgazetoj. Dum ĉiuj parti-, junular-, prof-, libervol-organizaj kunvenoj ili estis laŭtlegataj. El 30 mil loĝantoj de nia urbo 90% legis la let. Bedaŭrinde nia kooperativo ankoraŭ ne kredas je esp-o, ĉar post anonc-deziro (en n-o 229) ĝi ricevis nur unu leteron. Tio malhelpas nian movadon. Salutlet. ricevotaj por 6. 7. nepre same aperos presite. (3935)

[BILDO p.11 | 33,7,60,13] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Dr. L. L. Zamenhofs Esperanto-Reden (Esperanto-paroladoj), faritaj ĉe la malfermo de la Esperanto-Kongresoj 1905 ĝis 1912. Kun enkonduko pri programo k deveno de l’ esperantismo, akompana germana traduko k komentoj. Eld. d-ro E. Pfeffer. Steyrermühl-Eldonejo, Wien I, Wollzeile 20. (“Tageblatt”-Biblioteko.) Form. 12×19 cm. Pĝ. 175. Prezo: 1.20 mk. g.

La Tagblatt-Biblioteko, kiu eldonis jam diversajn vortarojn k lernilojn de esp-o, prezentas jen dulingve (germane k esp-e) la konatajn kongres-paroladojn de d-ro Zamenhof. Speciala rekomendo de tiuj bonstilaj, ideoplenaj paroladoj ŝajnas nenecesa. Bedaŭrinde s-ro Pfeffer tro faciligas al germanlingva studanto per tiaj eldonoj la studadon. La lernanto ofte sentos sin tentata prefere legi la nacilingvan tekston ol la originalon k — evitos la propran penadon k fine la ellernon…

N. B.

Esperanto ein Kulturgut? (Esperanto kulturakiraĵo?). Ĝia esenco k valoro en la fajro de l’ kritiko. D-ro J. Kreutzer. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln, Brüsseler Str. 94. Pĝ. 110. Form. 15×22 cm. Prezo: 1.80 mk. g. Germanlingva.

Tiu ĉi verko estas tre klare verkita, bona dokumento pri la esp. movado. Ĝi estas propaganda verko, sed instruas ankaŭ la aktivan esp-iston pri multo el la movado. Tiel ekz. la lab. esp. movado, SAT, “S-ulo”, “La Nova Epoko” ktp. estas objektive konigataj. Ŝajnas al ni iom riske, por rekomendi esp-on de naciista vidpunkto, citi la akcelon de esp-o en faŝista Italio, ĉar laŭ la fakta situacio tiu akcelo estas “surpapera”, malreala. Interesa ĉapitro estas tiu pri mondkulturo k mondhelplingvo (pĝ. 70/75), en kiu la aŭtoro agnoskas la tendencon de SAT uzi esp-on kiel ununuran mondkulturan lingvon, sed defendas kontraŭ tiu tendenco per ĉiuj rimedoj, per citoj de famuloj neceson k dezirindon de naciaj kulturoj. Li diras: “…Ni devas tiun ĉi valorigon de esp-o kiel necesa portanto de mondkulturo — kvankam ni malakceptas tiun celon kiel nerealigeblan en antaŭvidebla tempo — tamen noti pozitive kiel merititan agnoskon de esp-o kiel altvalora kulturfaktoro.” Fakte la aŭtoro vidas la gravan rolon, kiun ludas lingvo en la sociaj rilatoj, sed li ne riskas fari la logikan konkludon, mem estante tro ligita al sia nacia medio.

N. B.

Qu’est-ce que le B. I. A.? Franclingva varbilo (broŝureto) de l’ Internacia Antimilitarista Oficejo. Ĝi estas senpage havebla ĉe: Sekretariejo de B. I. A., Laurierstraat 127, Hago (Holando).

N. B.

Ĉe la neŭtraluloj

Laŭ raporto de la Belga Ligo Esp-ista por 1928 la Antverpena grupo “Verda Stelo” (Antverpeno estis la mondkongres-urbo en 1928) kalkulis preskaŭ 700 membrojn. Krome tre sukcese laboris nova grupo en Kortryk (Courtrai), kies kurson ĉeestis ĝis la fino pli ol 160 gelernantoj. La tiea urbestraro subvenciis la grupon per 750 frk. k disponigis ĉambregon en la urbdomo. Sume en Belgio okazis 50 kursoj (ĉe neŭtraluloj) dum 1928, kun 1000 lern., 2 radiokursoj, laŭ kiuj 300 p. mendis lernolibrojn.

*

La orient-franca neŭtrala esp. federacio grupiĝas ĉefe en la urboj Strasburgo k Nancy. Sume ĝi konsistas el 12 grupoj. La plej malnovaj estas tiuj de Strasburgo k Mulhouse. Perkorespondaj kursoj havis en plej favora okazo (1928) 108 lern. Unu sportklubo en Strasburgo. La delegitoj, ĉeestintaj la fed. kongreson 1928 (Saverne), reprezentis membrokvanton da 222 membrojn.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Les Etudiants Nouveaux, Paris, majo (Tago el Estonio). The Schoolmasters & Woman Teachers Chronicle, London 6. 6. (Nia infankolonio, Loŝarivska, kun la desegno).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Proleta Vero, Kiev, 4. 5., 28. 4., Juna Bolŝeviko, Kiev, 30. 4., Signalen, Stokh. 6. 6. priparolo detala de Somera n-o de Sveda Lab. Esp. Asocio), La Dépêche Dauphinoise, Grenoble, 3. 6., Pravda, Praha, 7. 6., Slovacko, Praha, 9. 6., Münchener Post, 3. 6., Svenska Järnvägstidningen (fervojista), Stokh., 1. 6.

Menciis SAT:

Kieva Proleto, Kiev, 26. 5.

Pri SAT-Kongreso raportis:

Korrespondent (presista sindikata gaz.), Berlin, 8. 6.

Peresper. materialon enpresis:

Proleta Vero, Kiev, 1. 5., Kamparana Ĵurnalo, Kiev, 9. 5., Kieva Proleto, 1. 5., 14. 5., Der freie Arbeiter, Berlin, 8. 6., Les Etudiants Nouveaux, Paris majo, Travailleur du Livre et du Papier, Paris, majo.

La K-doj sendantaj al Redakcioj artikolojn el “S-ulo”, nepre postulu, ke nia gazeto estu menciata!

Nekrologo

Kun granda doloro ni sciigas la SAT-anaron, ke la 13. IV. 1929 venenis sin nia fervora K-do

H. WEISS (10 823)

kiu sian tutan vivon dediĉis al la esp. movado. La kaŭzon de l’ venenigo oni ne scias precize, ĉar li nenion restigis. Laste li okupiĝis pri instruado k lekciado en laborista universitato. Liaj multnombraj amikoj-korespondantoj lin ĉiam memoros.

SAT-anoj en Lodz (Polio).

— paĝo 12 —

404 SENNACIULO

NIA POŜTO

M. Sasaki. — Vi ja devas sendi viajn manuskriptojn senpere al la redaktejo, se vi deziras, ke ili aperu sen prokrasto. Via artikolo pri la 1. majo bedaŭrinde ne plu estas aktuala. — E. L.

4967. — Ni klarigis al ni la vorton “boraksa” metafore, konsiderante, ke la j. 1917 signifis profundan (boran) ŝanĝon de la akso de l’ mondhistorio. Eble tamen la aŭtoro fuŝis en la de vi klarigita maniero, k li volis vere diri “uragana, malkvietega”. La alia korektindaĵo estas simpla preseraro facile korektebla de ĉiu leganto mem.

3935. — Atentu, ke “alvokoj” ne estas senpagaj.

8048. — Unu manuskripton trovu presita en ĉi tiu n-o. Pri uzo de l’ cetera materialo ni ne tuj povas decidi: ni uzos en okazo de bezono.

Red.

La Literatura Komisiono de SAT sciigas, ke la plendo de K-do Mahler Adalb., Wien (10 329), kiu aperis en n-o 238, pro nerespondo al li depost 15 monatoj, estas senbaza, ĉar ĝi neniam ricevis ian ajn leteron de li.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis

AŬSTRIO

K-do Alfred Fischer, Brucknerstr. 4, Steyr, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., krom germanlingvanoj. Resp. garantiata.

— Esperanto-Klubo “Laboro” serĉas gekoresp-antojn en la tuta mondo. Oni skribu al: K-do Christian Binder, Grabengasse, 4, Wels.

FRANCIO

— Naturamikoj sendu vian regionan gazeton kontraŭ la nia el ĉ. regionoj. Ĝis nun mi ricevis el Holando, Saksio, Nordbavario, Turingio k Rejnlando. Laŭ mia scio ekzistas en Germ. mem 18 region. bultenoj. Adr.: Jean Wutte, Ober-Betschdorf, Bas Rhin.

K-do Guilloux, 7, rue Pocquet-Livonières, Angers, dez. interŝ. PM, kĉl.

GERMANIO

K-do Friedrich Giefer, (29 j. fraŭlo), Eintrachtstr. 23, Mayen i. Rhld., dez. koresp. L, PI, bfl. kĉl.

K-do P. Conzelmann, Brunnenstr. 7, Taiflingen i. Württ., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, precipe pri muziko, literaturo, politiko, ekonomio. Resp. garantiata.

K-do Ernst Berg (21 j.), Gabelsbergerstr. 1, Ohligs i. Rhld., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, prefere kun Skandinavio. Resp. garantiata.

K-do Bruno Madretzke, Berliner Str. 76, Breslau — 3, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, bfl. Resp. garantiata.

HISPANIO

K-do Rafael Barrios, Str. Pedro Joaquin Soler, 4, 2°, Zaragoza, (20 j. juvelisto), dez. koresp. kĉl., precipe pri artoj k moroj, L, PK, PI. Certe resp.

NEDERLANDO

Adresŝanĝo. — K-do J. Pieperiet (SAT 1940) Liperkerkstr. 283, Enschede nun loĝas: Estrikstr. 37, Enschede.

SOVETIO

K-do Zakotnov, Krasnaja, 32, Slavjanskaja, Kub. okr. dez. koresp. kĉl. pri ĉ. t. pref. ĉasado, sporto L, PK, PI.

K-do A. V. Popov, per. Pleĥanova, 22, Tomsk, Siberio, dez. koresp. kĉl. pri gitarludo, interŝ. muziknotojn, fotojn, L, PI, PK.

K-do T. Barbarŝin (poŝt-telegrafisto), Ulalskaja, 40, Buzuluk, Sr. Vol. obl., koresp. kĉl., L, PK, PM.

K-do P. Akimov Amur Nijedreprovsk, str. Potornaja, 5, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl.

— Juna kom-isto dez. koresp. kun samcelanoj k gepioniroj. Adr.: Ruza, Mosk. gub., Staraja Ruza, dom otdiĥa “1 maja” al P. Spodobin.

K-do Konstantino Ĉencov (librotenisto), Bajkalskaja, 44, dez. koresp. kun Ameriko, Azio, Aŭstralio k Afriko, PI. Resp. garant.

K-do I. Ionov, Gordeevka, 29, linija, dom 5, Kanavino, Nijni-Novgorod, dez. koresp. kĉl., precipe kun komencantoj, estante mem komencanto.

— Esp. rondeto ĉe Pskova Malliberejo, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr. Pskov, Postnikovskaja, 19, al K-dino M. Vronskaja.

K-do Boriso Mileŝkin, Ciganskaja, 31, kv. 4, Saratov (20 j.), dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

K-dino F. M. Radionova, M.-Kirpiĉnaja, 19, kv. 1, Tomsk, dez. interŝ. L, PK, koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-do D. Jakov Jitniĥ (PTT-isto), Tomsk, dez. koresp. pri ĉ., temoj kĉl., L, PK.

K-dino A. Kosolapova (PTT-istino), Neĉevskij per. 7, kv. 3, Tomsk, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. pri div. temoj. L, PK.

K-do K. Ŝeĥaljov (fervojisto), dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl., L, PK, ktp., Tomsk, Tatarskij pereulok, 2—4. Resp. garant.

K-dino Galina Braĵnikova (SAT-ano 13 296), Spasskaja str. 16—4, Tomsk, dez. koresp. kĉl. pri politiko, etnografio, arkeologio ktp. Resp. garant.

— Kolektivo de PTT-istoj, dez. koresp. kun kolegaroj pri lab-vivo, labor-kondiĉoj, PTTR-aferoj ktp. Resp. garantiata. Adr.: Tomsk, Siberio al Labor-Komitato de PTT-istoj.

K-do G. Doronin, Redakcia Gazeto “Selskaja Prawda”, Novosibirsk, dez. interŝ. L pri juralismo, literaturo, politiko k sociproblemoj.

K-do Bazilo Sobolev, Vladimirski per. 5, kv. 3, Tver, 3, dez. interŝ. ĵurn., gaz., bildojn kĉl. Resp. garantiata.

K-do Leonido Strokovski, G. S. P., Poĉtamt, Rostov/Don, dez. koresp. kun komencantaj verkistoj k literaturistoj.

K-do N. Polakov, Kirpiĉnaja, 16, kv. 1, Saratov, dez. interŝ. PM, monon.

K-do A. Kolpakov (laboristo), “Koĵzavod”, Barnaŭl, dez. koresp. kĉl. junularo pri ĉ. temoj.

K-do A. Kolemaskin (laboristo), Koĵzavod”, Barnaul, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

— Kiu povas aŭ vendi aŭ ŝanĝi la oktobran n-on de “La Nova Epoko”? Adr.: K-do N. R. Aleksandrov, Dolinskaja, Krivo-Rogsk. okr.

K-do A. Petrenko, Ĵeleznodorojnaja, 4/14, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. gejunularo. Resp. garanti-koresp. kĉl. gejunularo. Resp. garantiata.

K-do K. Laskavi, str. Skvoznaja, 11/1, Dnepropetrovsk, dez. koresp. kĉl. gejunularo. Certe resp.

— Kolektivan koresp-adon kĉl. deziras: Akimov P. Amur Nijedneprovsk, Elektromeĥaniĉeskie masterskie, Dnepropetrovsk.

K-do I. Troŝin (junlaboristo), “Koĵzavod”, 2, Barnaul, interŝ. L, PI, fotojn kĉl. junularo k lab-istaro pri ĉ. t. Resp. garantiata.

K-dino F. Kaganoviĉ, Borisovskij trakt, 16, Minsk, dez. koresp. serioze pri literaturo, arto k socia vivo.

K-do V. Bogdanoviĉ, Kavalerijskaja, 32, kv. 1, Minsk, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Pionir-taĉmento je la nomo de Buĥarin dez. koresp. kun geknaboj el ĉl. pri ĉ. temoj. Skribu multnombre al K-do B. A. Ejdmiller, Srednij prosp. 50, kv. 5, Rostov/Don. Ni ĉiam tuj resp.

K-do V. P. Proc, ul. Sabino, Lengorodok, Rostov/Don, dez. koresp. kĉl. pri sporto, kluba laboro, lab. vivo ktp.

K-do I. Baŝkirov, Ĉerniŝevskaja, Zoosad, Kazan, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do N. I. Ĉistjakov, Starosadskij per. 9, kv. 4, Moskvo, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, PM, bfl. Resp. garantiata.

K-do Jakob Kuzmin, Stretenka Seliverstov per. 10, kv. 9, Moskvo, dez. koresp. pri ĉi tiuj temoj: sport- k ateist-movadoj, L, PI. Certe resp.

ENHAVO:

paĝo
La formiĝo de tutmondaj trustoj 393
Pri klasbatalo 394
Strikmovado en Bulgario 394
La kontraŭfremdula Usono 394—95
El Jugoslavio 395
Al ĉ. SAT-anoj k proletaj esp-istoj de Pacifik-Oceanaj landoj k de la tuta mondo! 395
Konsumkooperativo Lajpcig-Plagvic k ĉirkaŭaĵo 396
Ni ricevis jenan leteron 397
La redaktoro de “Balkana Laboristo” denove arestita 397
Sennaciula Virina Paĝo 398
Tra Esperantio 399/404
Korespondado 404

Presejo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 249, 11-a de julio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 249 — APERAS SEMAJNE — 11. Julio 1929

[BILDO p.1 | 41,3,53,10] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA TROLOĜATECO DE L’MONDO

Estas certe, ke la nombro da homoj kreskas, kaj eĉ multe; kaj tiu ĉi pliiĝo okupas kompreneble la sociologojn, demografojn kaj politikistojn. Ĉiu lando rezonas proksimume tiele: “La najbaroj, kaj eblaj malamikoj, plinombriĝas: necesas ankaŭ ĉe ni popol-plinombriĝo por povi konservi nian teritorion, nian sendependecon kaj nian tutecon.”

Efektive lando trohomplena estas lando, kiu morgaŭ postulos pli vastan lokon ĉe la suno, novajn teritoriojn, precipe je kostoj de l’ ne-troloĝataj landoj: tion faris Germanio en la komenco de l’ jarcento; tion faras la nuna Italio (Musolini diris antaŭ nelonge: “Italio devas etendiĝi aŭ eksplodi”); tion faras ankaŭ Japanio. La troloĝateco, ĉu regiona, ĉu ĝenerala, povas konduki nur al konfliktoj, al teruraj militoj, ĉar temos elproprigi kaj ekstermi.

La pliiĝo de l’ tutmonda loĝantaro ne estas dubebla. Certe oni ne povas observi ĝin tre malproksimen en pasinton. Sed de kiam regulaj statistikoj estas farataj, pli kaj pli precizaj precipe en la civilizitaj landoj, videbliĝas, ke dum la 19-a jarcento la ter-loĝantaro duobliĝis. Evidentiĝas ankaŭ, ke laŭ aktuala takso, ĝenerala, de la naskiĝoj, la duobliĝo devas okazi en tempo varianta de sesdek ĝis okdek jaroj, malgraŭ la timiga infanmortado ekzistanta en diversaj regionoj. La duobliĝo eĉ devos produktiĝi ankoraŭ pli rapide, se ĉe sama stato de la naskiĝoj la infana kaj ĝenerala mortado malpliiĝas pro la “higienigo” de vastaj terpartoj: Ĉinio, Hindio ktp., kie nuntempe ankoraŭ furiozas mortado, kiun la sciencaj progresoj permesas multe malaltigi.

La fakto de l’ konsiderinda kaj senĉesa pliiĝo, sen ekzemplo en la pasinto rilate al sia graveco, ne estas dubebla. Kaj ĝi okupas multajn spiritojn, kiuj trovas en ĝi motivon por maltrankvilo konsidere la estontan pacon de l’ homaro. Ĉar, evidente, la pliiĝo de l’ homkvanto ne povas daŭri senfine. La planedo ne estas elasta; ĝia surfaco estas limigita, kaj nuntempe, kiel en pasinto, la homoj estas devigataj, por vivi, engluti nutraĵojn. Ĉar ĉi lastaj estas provizataj de la tero, estas kompreneble, ke se la homaro kreskas, la terkultura produktado egale devas kreski.

Krome la demando pri la trohompleneco ĝenerale komplikiĝas per alia. Ekzistas ne nur, precipe en la civilizitaj landoj, troloĝateco — malgraŭ klare videbla malpliiĝo de naskiĝoj, kiel en Germanio, eĉ en Italio, dum la lastaj jaroj — ekzistas ankaŭ troindustriigo. Tio signifas pli kaj pli kreskantan tendencon de pliiĝo de la urba kaj industria loĝantaro je kostoj de la terkulturistoj. La plimulto forkuras pli kaj pli de la kamparo por invadi la laborejojn kaj fabrikojn de l’ urboj aŭ antaŭurboj. De tie venas la malekvilibriĝo. Ĉar lando bezonas terkulturistojn por produkti la necesajn vivrimedojn por la kolektivo. Vere kelkiuj citos la internacian komercon kaj diros, ke la industririĉa lando aĉetos la vivbezonojn ĉe terkulturaj landoj, se restas da ili. Sed aliaj konsideroj aldoniĝas ĝenerale, kaj fakte en okazo de milito tiu lando, kiu malplej dependas de aliaj en sia provizumado, estas favorata. La troindustriiĝo konsistigas konsiderindan danĝeron: Usono estas ĝenata de ĝi kaj dezirus ricevi plue nur terkulturajn enmigrantojn. Germanio, kiu iam havis tro da kamparanoj, havas hodiaŭ tro da laboristoj. Italio serĉas parolante pri sia bezono “eksplodi”: ĝi ne bezonas teritorian disetendiĝon: ĝiaj elmigrintaj kamparanoj ne terkulturas en Usono, sed laboras en minejoj kaj jam troplenaj fabrikoj. La terkulturo pli kaj pli malallogas. Francio perdis unu kaj duonan milionon da soldatoj, grandparte terkulturistoj: depost la milito la proporcio da fremduloj tie kreskis je unu kaj duona miliono: sed ĉiuj ĵetis sin sur la minejojn kaj fabrikojn, kaj ne sur la terkulturon, kiu malprosperemas.

Kio estas farebla? La vidpunktoj estas diversaj kaj kontraŭecaj. La anglo-usona tezo formuliĝas jene: La naskiĝoj estas troaj, kaj la proporcio fariĝos pli granda ankoraŭ per la malpliiĝoj de l’ mortoj dank’ al la higienaj kaj medicinaj progresoj. Se la nuna ekvilibro, kiu jam ne estas mirinda, kiel montras Ĉinio kaj Hindio, kie oftaj malsatperiodoj vidigas la senproporcion ekzistantan inter la loĝantaro kaj la disponeblaj vivrimedoj, devas daŭri, gravas, ke la naskiĝoj ne kresku proporcie je la mortoj. Necesas limigi la naskiĝojn, resume — la kuracilo troviĝas en la nov-maltuzianismo, en la vola limigo de l’ naskiĝoj. Kaj tio eĉ ne sufiĉas, diras la anglo-usonanoj: oni devas instrui kaj propagandi tiun novmaltuzianismon, kiu ekzistas ĉe la bonstataj klasoj de la plimulto da civilizitaj landoj. Oni devas aldoni plie la praktikon de l’ eŭgeniko. Oni devas malakceli la naskemon de multaj difektaj personoj, senvaloraj homoj, kiuj povas naski nur aliajn senvalorulojn, kies plimultiĝo estas tiom kara por la socio pro la kreendaj institucioj por gardi la vivon de nekapablaj kaj malutilaj civitanoj. La diversaj landoj elspezas grandegajn sumojn ĉiujare, por helpi al degenerintoj. Tiu ĉi mono estus miloble pli bone uzata por kuraĝigi la sanajn kaj produktokapablajn individuojn kaj helpi ilin en ilia tasko. Tio estas koncize la novmaltuziana tezo, klarigita en multnombraj artikoloj, libroj, paroladoj kaj propagandkunvenoj. Sendube multaj protestos en la nomo de l’ moralo kaj religio, sed la adeptoj de l’ doktrino respondas, ke oni devas pritaksi la kondiĉojn, en kiuj ĝi estis devigata kreski kaj multobliĝi.

Sed ĉu la nasklimigo estas la sola kuracilo? Aliaj neas tion. Ili diras, ke la terglobo troloĝiĝas, sed ke ĝi ne estas sufiĉe ekspluatita. Oni povas produktigi ĝin multe pli da rimedoj, por nutri miliardojn da plusaj individuoj. Oni ne devas troigi tiun fakton, sed vere en ĉiuj regionoj la ekspluato de l’ tero estas pliintensigebla. Certe industriigo de l’ terkulturo aperas tre dezirinda. Ne

— paĝo 2 —

406 — SENNACIULO

LETERO EL PERSIO

Karaj Ge-SAT-anoj! Multaj Gek-doj el la tuta mondo demandas min pri la vivo de l’ laborula klaso en Persio. Tial mi kun plezuro respondas al ĉiuj, pere de tiu ĉi artikolo preparita post mia ĵusa vojaĝo el Afganio kaj tra Persio.

Mankas vortoj kaj fortoj, por priskribi al la SAT-legantaro la ĝustan tragedion, kiun nun travivas la orientaj popoloj, speciale la persa kaj afgana. Se iu

[BILDO p.2 | 10,20,37,40] Foto: du persaj kamparanoj plugantaj kampon per paro da bovoj; malantaŭe montetoj kaj konstruaĵoj.

Persaj kamparanoj.

verkisto (ne burĝa) riskus alveturi ĉi tiujn landojn, sendube li trovus tie riĉan materialon por grandvoluma verko. En daŭro de kelkaj monatoj mi travojaĝis multajn angulojn de tiuj landoj, kaj ĉie mi vidis kortuŝajn bildojn, ĉie oni povas rimarki rezulton de agado de “eŭropaj civilizitaj ŝtatoj”, “amikoj” de “sovaĝaj popoloj”.

Almozeco, senlaboreco, prostituo, malsatado, malsanoj regas en mezo de l’ laborula klaso. Kial ĉi tiuj ecoj ekzistas? Ĉar ĝis nun mankas en tiuj landoj iaj fabrikoj, fervojoj, ia moderna metio, lernejo kaj io alia. Dume ĉi tie regas malklereco, senalfabeteco, kaj feŭdismo. Sed kial tio ĉio mankas, vi eble demandos? Ĉar orientaj popoloj estas “sovaĝaj”, ili ankoraŭ ne estas “indaj” kaj “kapablaj” regi sian landon, — eble respondos ia reprezentanto de l’ kapitalista mondo.

Sed mi devas respondi tute male: Orientaj landoj suferas, ĉar la imperialistoj de la tuta mondo dividis inter si la t. n. koloniojn, ĝenerale Orienton, regante per siaj “altaj ambasadorejoj” kaj “bankoj”.

La kontraŭstaroj al la persa registaro

Kiam la persa registaro projektas konstrui fervojon aŭ iun fabrikon, tuj en iu angulo de Persio okazos ribelo de duonsovaĝaj gentoj armitaj per modernaj armiloj, kontraŭ la centra registaro. Dum la registaro pensas pri forigo de tiu ribelo, la diplomatoj el “alta ambasadorejo” tuj solene vizitas la ŝahan korton por fari “konsilon” kaj doni “helpon”.

Sekvantan tagon ni aŭdas, ke la ribeluloj malvenkis. Kial? Ĉar la projekto de fervojkonstruado estis forigata de la tagordo de l’ parlamento. Jen, en regiono Ŝiraz (suda Persio), kie la loĝantoj estas kaŝgaj (? Red.) ĝis 40—50 mil, ribelo okazis kontraŭ la centra potenco. Ĝis 10—12 mil soldatoj (“nizami”) estis mortigataj de la ŝaha armeo, kaj ankoraŭ ni ne vidas finon. Kial okazis tiu ribelo? Ĉar alvenis la tempo, kiam “The Imperial Bank of Persia” — legu: la “bankoj de anglaj imperialistoj” devas ne plu eldoni banknotojn en persa valuto. Nun estas organizita “Banque nationale de Perse”, kiu mem eldonas tiujn banknotojn.

Kial en tiuj landoj oni ne konstruas iujn fabrikojn? Ĉar tiuj demandoj aŭ decidoj estas tuj “enterigataj (malaperigataj) de iuj. Pasintan jaron, kiam en iu persa urbo estis decidite malfermi sukeran fabrikon, la ekleziuloj tuj protestis, dirante, ke la persa popolo faras pekon kontraŭ dio. Kiam en la tagordo de l’ parlamento staris demandoj pri nova latina alfabeto kaj forigo de virina vizaĝvualo, estis same aranĝata agitado kontraŭ tiuj demandoj. Tamen decidon pri la konstruado de granda malliberejo neniu kontraŭis.

Laboristoj — Kamparanoj — Virinoj

En primitivaj tapiŝpreparejoj, kie ĉefe laboras virinoj kaj knaboj ĝis-14-jaraj, kies labortago estas 12—14-hora kaj kiuj ricevas 10—30 ŝai (= 0,05—0,15 dol.), neniu pensas defendi sin. La vilaĝkamparana vivo prezentas kvazaŭ epokon de 12. aŭ 13. jarcento. La kamparanoj loĝas en terdometoj, kiuj ankoraŭ ne vidis la lampon. Kiam ili ekvidas subite aŭtomobilon aŭ aeroplanon, ili forkuras, ĉar “diablo” sidas en tiuj maŝinoj. La kamparanoj laboras ⅔-parte por la feŭduloj kaj nur ⅓ por si mem. Akvo, tero, inventaro apartenas al feŭduloj. Persa kamparano laboras per “avaj metodoj”. En riz-plantejoj en provinco Giljan, kamparanoj laboras kun tuta familio de frumateno ĝis la vespero, en mezo de akvo. Ili ĉiuj estas palaj, ĉar en tiuj plantejoj regas terura tropika febro.

En ĉefurboj kiel Teheran, Tabriz, Meĥed[?], Reĥt[?] k Pahlevi por riĉuloj estas rimarkeble bela, festa vivo. Tiu vivo montras la eksteran flankon de la urboj. Rapidkurantaj, belaj aŭtomobiloj, virinoj en silkaj vualoj, junuloj diboĉantaj, ŝahaj oficiroj bele ornamitaj… Sed, bedaŭrinde, tio estas nur dekoreca bildo.

Ni rigardu la alian flankon. Tiuj samaj belaj persaj virinoj estas prostituinoj, kiuj serĉas aĉetantojn de sia korpo. La junuloj diboĉas, ĉar ili diras “tute egale, ni devas iam morti; do kial ni laboru kaj nin turmentu, dio donos por morgaŭ, ni ion trovos por manĝi”. La mizero, senlaboreco, la timo pro malsato ĵetas tiujn virinojn sur la straton. Al ili neniu donos laboron, ĉar la leĝo malpermesas, ke ili havu ian metion; senalfabetaj ili estas. Do multaj el tiuj “belaj” virinoj estas veneraj.

La persa urbo kvazaŭ dormas la tutan tagon, nur vespere ĝi vekiĝas por la vivo. La stratojn plenigas tiuj samaj belulinoj, oficiroj, oficistoj. Bruo, aŭtomobiloj, kino kaj nenio pli. Jen kion la eŭropa civilizo donis al tiuj urboj.

Ekspluatata malklero

Supre mi diris, ke en tiuj urboj mankas lernejo. Jes, laŭ mia vidpunkto; ĉar ekzistantaj ĉi tie kelkaj misiistaj lernejoj, kiel “Sankta Ludoviko”, “Johanino d’ Ark” kaj aliaj, lernigas kiel trifoje ĉiutage preĝi kaj obei al Jesuo. La cerbo de tiuj lernantoj estas plenigita per “homaranismo”, “amo, paco kaj frateco”. Bedaŭrinde la sperto de kleruloj el tiuj lernejoj ne pruvis, ke ilia laboro donas al la persa popolo ian rezulton, krom ke kelkaj fremdaj entreprenoj kiel banko, hindo-eŭropa telegrafo, poŝto varbas por tre malkara salajro oficistojn.

La persan popolan kason priŝtelas ĉiuj, kiuj havas ian, eĉ malgrandan oficon. Ĉiu ministro, deputito, faka estro, ĉiuspecaj kaj ĉiugradaj oficistoj havas postenon ne por la laboro, sed por la prilaboro de la t. n. “annam” — mondonaco, ĉar la ricevata de ili salajro tute ne kontentigas ilin.

Al Persio estis importataj lastjare ĝis je 12—15 milionoj da dolaroj nur ĉiuspecaj aŭtomobiloj, kiuj post kelkjara ekspluatado senvaloriĝas. Sed oni ne forgesu, ke por eluzo de tiaj aŭtomobiloj ankaŭ estas bezonaj diversaj apartenaĵoj kiel benzino, oleo ktp., kiuj plialtigas la suprenomitan sumon. Tamen por tiu mono ili povus konstrui en propra lando ian fabrikon, kie ne estus tiom da senlaboruloj.

Bedaŭrinde la kvanto de “granda

nur en la mezvarmaj zonoj, sed ankaŭ en la tropikaj kaj en la ĉirkaŭpolusaj regionoj. Sed fine oni venas al ia limo: laŭ Ist (East) la tero povus nutri 5 miliardojn da homoj: kaj ĝi havas jam 2. Post cent jaroj la loĝantara limo estus atingita, kaj la demando denove stariĝus, kiel daŭrigi vivadon. Ekzistas solvo evidente: la plej energiaj kaj plej bone armitaj loĝantaroj ekstermas la aliajn kaj alproprigas al si la teritoriojn. Tio estis la ĝisnuna kapitalista permilita reguligo de la demando, krom la faktoroj: malsato kaj epidemioj.

Tamen estas imagebla ankaŭ alia solvo. La kemiisto pretendas posedi ĝin. Li ridas pri la maltrankviloj de la demografoj, de l’ sociologoj kaj speciale pri la zorgo, per kiu okupis sin Maltus pri la ekvilibro inter la terkultura produktado kaj la loĝantara nombro. La novmaltuzianismo, li deklaras, estas nur la rezulto de melankoliaj studadaĉoj de pesimista mondo, kaj de mondo neinformita, ne konante la grandegajn rimedojn de la scienco. Ĉar la scienco liberigos la homaron de la inkubo pri trohomdenseco. Dank’ al la kemio, kiu ellaboros la sintezan nutraĵon. Ĝi jam komencis tion fari, sed restas ankoraŭ parto farenda. Ĝi plenumos ĝin. Helpe de la sunlumo kaj de la elementoj de aero kaj akvo, helpe de karbono, hidrogeno, oksigeno kaj azoto, ĝi kreos nutraĵojn. Tridek homoj laborantaj en fabriko de kelkmil metroj da surfaco produktos tiom da nutraĵoj sub formo de fermento, kiel povas ĝin fari mil terkulturistoj prilaborantaj 30 mil hektarojn laŭ la nuntempaj terkulturaj metodoj. La homaro povas kreski ankoraŭ longtempe. Certe oni ne povas rifuzi ioman krediton al la scienco. Ĉiuokaze estus danĝere tamen tro kalkuli laŭ promesoj.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 407

armeo da senlaboruloj” ne estas notebla, ĉar mankas statistiko. — Nu, mi konscie nenion diras pri aliaj importaĵoj, ĉar denove kelkdek milionojn da dolaroj mi devus prikalkuli.

Persio, Afganio, Beluĝistano, Irak dume estas grandaj kolonioj por la imperialistoj, ĉefe anglaj. Ili per sia kolonia politiko subtenas en tiuj landoj ribelojn, malklerecon, ekleziulojn, prostituon, “annamon” (mondonacon), sklavecon, sovaĝecon, “sanktajn lernejojn” kaj multon similan.

SAT-ano 2040, Teheran.

La nacia reviviĝo en Blankrusio

Zmitrok Bjadula

Sub ĉi tiu pseŭdonomo skribas prozajn verkojn, blankrusia verkisto Samuil Plaŭnik. Li apartenas al la antaŭrevolucia plejado de blankrusaj poetoj-verkistoj. Bjadula estis hebreo laŭ nacio. Kiam komenciĝis la blankrusia nacia reviviĝ-movado, ĝi ankaŭ instigis hebreojn aliĝi al ĉi tiu. Bjadula kunligis sin kun la nacia reviviĝ-movado. Kiu estas Bjadula?

Li estas filo de malriĉa vilaĝa veturigisto. Li naskiĝis en 1886 en vilaĝo Posadec en Vilna-gubernio (estinta). Li estis tre malsana infano kaj pro tio komencis lernadon nur, kiam li havis 7 jarojn. Oni sendis lin en judan popolan religian lernejon “heder’o”. Post lernado li helpis al sia avo en forĝejo.

La dekdujaran knabon la patro sendis en “jeŝiboton”, lernejon, kie oni edukas judajn pastrojn — rabenojn. La dekdujara knabo devis komenci aranĝi sian vivon, zorgante pri si mem. Li manĝis ĉe sep hebreoj laŭvice, loĝis en sinagogo, lavis mem vestaĵon, kudris, flikis. Li eĉ perlaboris “kuiritajn terpomojn” — alkudrante butonojn al malnovaj pantalonoj de blinda rabeno.

Sed en “jeŝiboton” enŝoviĝis “revolucia spirito”. Kelkaj lernantoj komencis lerni rusan lingvon. Post trijara studado en tiu edukejo Bjadula forkuris hejmen, kie li fariĝis jam hebrea instruisto, akirante ĉiumonate 1,50 rublon (= 0,75 dol.).

[BILDO p.3 | 33,27,52,44] Portreta foto de Zmitrok Bjadula: viro kun densa krispa hararo, en hela ĉemizo kun butonoj.

Deksepjara, li studis rusan lingvon per korespond-kursoj. Samtempe lia patro ŝanĝis la profesion. Li flosis arbojn. Bjadula kelkajn jarojn laboris en arbaroj, vintre ĉe hakistoj kaj somere ĉe riverbranĉo de Nemano. Vivis li kune kun vilaĝanoj, laboristoj. Tie li konatiĝis kun la blankrusa lingvo kaj aŭskultis multe da popolaj legendoj kaj kantoj. Li konatiĝis kun la vivo de l’ blankrusa kamparano.

Bjadula jam scipovis rusan kaj blankrusan lingvojn. Li komencis verkadon de mallongaj rakontoj. Li havis senperajn interrilatojn kun vivaj homoj, parolante kun ili ĉerpis materialon por siaj verkoj. Pri socialismo li eksciis hazarde per iu socialisto, kiu vizitis lian vilaĝon. Lia unua versaĵo en rusa lingvo aperis en 1910 en ĵurnalo por komencantaj poetoj “Sur bordoj de Neva”, poste aliaj versoj aperis en literatura almanako “Branĉoj” k. a. ĵurnaloj (“Arguso”, “Ĵurnalo por ĉiuj”). En sama jaro aperis en blankruslingva gazeto “Naŝa Niva” (Nia kampo) lia unua rakonto: “Kantas noktpasigulo¹”. Post tiu rakonto li jam regule kunlaboris en tiu gazeto. En 1912 li eĉ veturis Vilnon por tie ofici en gazet-redakcio. De tiu tempo li partoprenis la popolan nacian movadon, kiun gvidis Blankrusa Socialista Gromada. En 1915 la registaro malpermesis eldonadon de “Naŝa Niva”. —

Alproksimiĝis la revolucio. Bjadula antaŭe ne estis kaptita de tiu revolucia torento, sed poste li interligiĝis kun la revolucio, pentrante ĝin en siaj verkoj. Post liberiĝo de Blankrusio li kun aliaj poetoj (Ciŝka Hartni kaj Miĥas Ĉarot) komencis kanti “novajn melodiojn”. Li multe skribis tiutempe. Liaj verkoj aperis preskaŭ en 10 diversaj ĵurnaloj. Li skribis rakontojn, versaĵojn, satirojn, artikolojn… La versaĵoj aperis en libroj: “Sub gepatra ĉielo (1922); “Ventego”, “Poemoj” (1927). Rakontoj aperis en libroj: “Rakontoj”, “Sur ĉarmaj grenkampoj”, “Tanzilio”. Krom tio li nun eldonis “Hebreoj en Blankrusio”.

Post starigo de Soveta Blankrusia

¹ Oni nomas tiel en Blankrusio vilaĝanojn, kiuj nokte paŝtas ĉevalojn sur kampoj.

Ĉu likvido de l’ milito?

Unu el la plej gravaj problemoj, kiuj staras nun antaŭ la gvidantoj de l’ laborista klaso, estas decidi, ĉu nova mondmilito nun minacas kaj sekve, ĉu la kapitalisma regsistemo estas baldaŭ pereonta en Eŭropo. La polemikoj, kiuj okazas nuntempe inter diversaj tendencoj de la laborista movado, originas ĉefe de la fakto, ke ne ĉiuj gvidantoj respondas same al la ĉi supraj demandoj. Tial ni opinias, ke niaj legantoj legos kun granda intereso la jenan artikolon, verkitan sub formo de dialogo inter la ekonomiista redaktoro (Lora) de “Monde”, — la gazeto, kiun direktas Henriko Barbŭs, — kaj Francisko Delezi, jam konata de nia Legantaro.

La temo de la diskuto estas la rezultoj de la antaŭ nelonge finiĝinta “Konferenco de la Ekspertoj”. E. L.

Lora: La ĝenerala plano, laŭ kiu decas prijuĝi la laboron de l’ Eksperta Komitato, estas la demando pri la likvido de la milito. Multnombraj estas ankoraŭ tiuj, kiuj atendas, ke komplikiĝoj kaj renversiĝoj eliras el la ruinamaso, kiun la milito postlasis al ni. Oni konstatas dume, ke depost 1924, depost la Doz (Dawes)-plano, la kontraŭecoj devenintaj de la granda milito, malpliakriĝas. Temas do scii, ĉu tio estas efektive, hodiaŭ, la definitiva likvido de la lasta milito kaj de l’ komplikaĵoj, kiujn ĝi estigis. Alivorte: en kiuj punktoj la plano Jang (Young) efektivigos progreson super la Doz-plano?

Delezi: La Doz-plano estis precipe eksperimento kaj provo. Ĝi ne havis kiel celon la definitivan likvidon de l’ milito, sed la stabiligon de l’ marko germana kaj la esploron pri provizora bazo, sur kiu oni povus, post ioma tempo, veni al definitiva reguligo. La Doz-plano fiksis nek la tutan sumon de l’ germana ŝuldo, nek la nombron da jarpagoj. Ĝi antaŭvidis eĉ la aŭtomatan interrompon de la pagoj en la okazo se la germana valuto troviĝus ŝancelita. Neniu pordaŭra organismo estis destinita por efektivigi la transpagojn, pri kio sola la riparpaga agento, s-o Parker Gilbert, helpate de kelkaj komitatoj, estis komisiita. La plano Jang plene ŝtopis ĉiujn tiujn manklokojn. Multe pli: kunokazigante la germanajn pagojn kun la repagoj al Usono, ĝi solvas la demandon pri la inter-liganaj ŝuldoj. Fine, komisiante pri ĉiuj tiuj financaj agoj privatan organismon, esceptante la registarojn, ĝi antaŭmalhelpas ĉiun konflikton inter la ŝtatoj pri tiu ĉi dorna afero. Tio signifas do vere la likvidon definitivan de l’ milito.

Lora: Ne ekzistas dubo, ke la Eksperta Komitato sukcesis forigi la frotpunktojn, kiuj teniĝis ankoraŭ en aŭ ĉirkaŭ la Doz-plano kaj kies kelkaj — la demando de l’ transpagoj, la sumo da kostoj devigaj por Germanio, la inter-liganaj ŝuldoj — enhavis minacojn por la estonto, kvankam malpli gravajn ol tiuj antaŭ 1924.

Ĉar la proletaro sin montris nekapabla likvidi mem la militon, la financistoj likvidas ĝin… por sia profitkonto. Tamen, kvankam ni povus konsideri la militon kiel definitive likviditan, la plano Jang ŝajnas ebligi aliajn danĝerojn. Ĉi tiuj havas evidente neniajn rilatojn plu kun la “ĝenerala krizo” — ekonomia kaj politika — kiu devenis rekte de la milito, sed ili kroĉiĝas pli vere al novaj problemoj, precipe tiu de la premega superpezo ekonomia kaj financa de Usono kaj la minaco de la plena estriĝo usona super Eŭropo. Kune kun la deficito de nia komerca bilanco kaj kun la novaj usonaj protekt-impostaj tarifoj, oni starigis la demandon pri repago de niaj ŝuldoj.

La plano Jang fakte reguligas la repagojn. Sed ĝi antaŭvidis ankaŭ la kreon de Banko por Internaciaj Pagoj, kaj pluraj ĵurnaloj, mi citu nur la Belgan Sendependecon, metas jam la demandon: “Kia estos la Internacia Banko? — Ĉu ĝi estos eŭropa aŭ usona?” en dikliteroj, tra du kolonoj. Ĉu tiu ĉi banko ne riskas fariĝi instrumento de la estriĝo usona super Eŭropo?

Delezi: Tiuj ĉi danĝeroj ekzistas nur en la imago de l’ naciistoj. Legu la oficialan raporton: vi tie vidos, ke la administra Konsilantaro konsistos el dek

— paĝo 4 —

408 — SENNACIULO

Respubliko li laboris kelkajn jarojn en redakcio de gazeto “Soveta Blankrusio”, poste estis redaktoro de infana ĵurnalo “Steloj”, nun redaktoro de ĵurnalo “Nia lando”.

Bjadula skribis ankaŭ kelkajn artikolojn pri etnografio. Antaŭ nelonge aperis du verkoj (“Najtingalo” [el la vivo de servuta aktoro] kaj “Jazep Krujinskij”) en ĵurnalo “Uzvuŝŝa”. Bjadula estas hebreo laŭ nacieco — li eniris blankrusan literaturon, por tiele montri sian internaciecon. “Hebreo — estas ‘vaganto’ en ‘fremda lando’, — ‘historia vaganto’, kiu ne havas kaj ne havos patrion — tial do li sopiras pri tutmonda.”

En siaj verkoj li estas pensulo. Pli per la saĝo ol per la sentoj li verkas prozon kaj poezion. Li estas poeto de penso. Unufoje mi parolis kun li pri esperanto: “Mi eĉ ne povas imagi, li diris, kiun gravan signifon havas esperanto por ia interligo de la diverslingvaj proletoj el tuta mondo. Oni eĉ ne scias, ke esperanto estas grava valoraĵo. Ĝi helpas al internaciigado de l’ homoj.”

Li esprimis sian deziron studi esperanton; li jam komencis tiun studadon. Ni lin salutu en la SAT-vicoj!

Dim. Snejko.

[REKLAMO p.4] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio — 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 32-jara homo kaj studento en Komunista Universitato, kie komunistoj instruiĝas batali kontraŭ tutmonda imperialismo kaj kapitalismo, batali kontraŭ malkultura burĝa sistemo elrabanta kaj ekspluatanta tutmondon por siaj bestaj interesoj.

Mi volas priskribi konkrete mian lernan tagon.

[BILDO p.4 | 52,16,66,32] Ovala portreta foto de juna viro kun mallonga hararo, en malhela vesto.

Mi havas severan tempbuĝeton. Matene je la sepa horo mi ellitiĝas, laviĝas kaj iras por duonhoron gimnastiki. Post tio mi faras malgrandan promenon en urbon aŭ plej proksiman parkon. Je la 8-a mi matenmanĝas, trinkas kakaon aŭ kafon.

Je la 9-a mi iras en lernejon. Se estas lundo, mi studas ĵurnalistajn aferojn: ĵurnalfoton, prespublikaĵon kaj ĵurnalkunmeton. Depost la 15-a ĝis 17-a horo mi havas duhoran paŭzon por tagmanĝo kaj dormo. Je la 17-a mi eniras kun aliaj studantaj ĵurnalistoj pres-kabineton (en nia lern-presejo). Tie mi studas ĵurnalistan aferon, politikan ekonomion laŭ la “Kapitalo” de Karlo Marks, leninismon kaj historion de l’ revolucia laborista movado en ĝisrevolucia Rusio kaj aliaj landoj.

Tiel ni tie laboras ĝis 23-a horo, havante malgrandan paŭzon por vespermanĝo. Se iu el la K-doj havas liberan tempon, li vizitas vesper-teatron, student- aŭ laborist-klubon, da kiuj ekzistas multaj en Ĥarkov. Se mi iam havas liberan tempon, mi vizitas literaturklubon je nomo de l’ revolucia verkisto K-do Blakitna. Tien venas multaj verkistoj, ĵurnalistoj, poetoj, artpentristoj kaj scenej-artistoj. Preskaŭ ĉiuvespere oni legas tie lekciojn kaj faras diskutojn pri diversaj literaturaj kaj sciencaj temoj kaj tiel same kolektivan kritikon pri ies nova verko aŭ pentraĵo.

Malbone estas, ke niaj laboristoj de arto estas ne grupiĝemaj, kaj tial ne eblas organizi rondet-laborojn en la klubo. Ĝis hodiaŭ nia literatura klubo havas neniajn rondetojn. Por ellerni esperanton, mi organizis kun kelkaj K-doj student-ĵurnalistoj esperantan rondeton por dek K-doj en la studenta klubo el anoj de Komunista Universitato, kiu nun ĉesigis sian lernsezonon ĝis pli libera somera tempo.

Mi abonis ankaŭ al “S-ulo” kaj “La Nova Epoko” kaj studas ĉiuvespere post la laboro esperanton, interkorespondadas plie kun germana kaj aŭstriaj Gek-doj. La esperanta lernlaboro finas preskaŭ ĉiam, preskaŭ ĉiutage mian labortagon.

Aliajn tagojn mia universitata studenta vivo estas sama kiel lunde krom en ĵaŭdo, kiu estas partia tago. Tiam mi vespere iras en partian kunvenon por decidi diversajn demandojn el nia partia vivo.

K. S. Tereŝĉenko, Ĥarkov.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

ses direktantoj aŭ reprezentantoj de centraj bankoj en la ĉefaj landoj de l’ mondo. El ili 7 reprezentas la emisibankojn de Francio, Germanio, Anglio, Belgio, Italio, Japanio kaj Usono, kaj 9 estas elektataj de la antaŭaj sur listo starigita de la centraj bankoj de aliaj landoj. Sume la usonanoj havos 1 voĉon el 16. Certe oni rilate al tio ne povas krii pri hegemonio. Se ili volus apliki ĝin, ili ne povus. Kaj cetere ili ne pensas pri tio, ĉar la nova organismo, se oni al ĝi lasos sian liberan ludon, donos al ili tiel multe kaj pli da servoj ol al aliaj landoj. Konsideru la funkciojn de la nova banko.

La BIP (Banko por Internaciaj Pagoj) estos komisiita pri ĉiuj bankaj agoj necesiĝantaj por la pago kaj distribuo de la germanaj jarpagoj. Ĝi transformos la germanajn markojn en dolarojn, sterlingajn funtojn, frankojn ktp. Ĉi tiuj funkcioj koncernis ĝis nun la ĝeneralagenton por riparpagoj. La amasaĉetoj je devisoj, kiujn ĝi devis plenumi, riskis senĉese plialtigi tiun monvaluton aŭ malaltigi alian. Por eviti tion, necesis konstantaj kaj malfacilaj traktadoj. Necesis konsulti la grandajn emisi-bankojn por ekscii, ĉu la unu havis troon, la alia deficiton. Unu devis prunti al alia. Rezultis el tio riskoj de ĝenoj en la valutoj. De nun, kiam la reprezentantoj de ĉiuj bankoj estas en la administra Konsilantaro, iliaj reprezentantoj estas konstante informitaj pri disponebloj je devisoj ĉe siaj bankoj. Ili povas prunti al si, unu al la aliaj, la necesajn devisojn por fari la interĝustiĝon kaj starigi konstantan ekvilibron.

Tiel oni evitos elvoki repuŝiĝojn sur la devisa merkato. La vendojn kaj aĉetojn sur la devisa merkato anstataŭos kontregistrado.

Lora: Ĝi estos do speco de internacia devisa “klirng haŭs” (angle: clearing house¹).

Delezi: Ekzakte tio: publika servo farata al la tuta mondo.

Speciale du devisoj estas endanĝerigataj: la marko kaj la sterlinga funto. Ĉiu scias, ke Germanio povis fari la transpagojn de l’ Doz-plano nur dank’ al dolarkreditoj, kiuj estis konsentataj al ĝi de Usono. Aliparte, depost monatoj, la kalkula bilanco de Anglio estas konstante deficita kaj, se oni lasus la aferojn en ilia normala paso, la enkasa oro de l’ Banko de Anglio delonge jam pasus al Novjorko. Por tion eviti, la Banko de Francio kaj precipe la Federacia Rezerva Banko usona estas devigataj fari konstante al ĝi pruntojn en oro aŭ avantaĝojn en devisoj, kiuj siavice havas reefikojn sur la aliajn valutojn. De nun tio funkcios aŭtomate. Tiel, dank’ al la mekanismo de l’ BIP, oni fine sukcesos stabiligi la aĉetpovon de l’ oro.

¹ Bankinstituto en Londono k Novjorko por ĉeka k kambia interŝanĝoj sen kontantaj transpagoj.

Oni scias, ke hodiaŭ Usono bezonas meznombre 153 or-dolarojn por havi la saman kvanton da varoj kiel por 100 dolaroj en jaro 1913. En Francio oni bezonas proksimume 120. La aĉetpovo de l’ oro sekve malplivaloriĝis depost la milito kaj diference laŭ la landoj. Rezultas el tio, ke franca eksportisto, kiu vendas sur la internacia merkato la saman produkton kiel lia usona konkuranto kaj je la sama prezo, t. e. 100 dolaroj, en la momento kiam li portis siajn 100 dolarojn en Francion, povos pagi per tiu ĉi sumo sur ĝia interna merkato pli da varoj kaj pli da salajroj ol lia usona konkuranto en Usono. Tiu ĉi diferenco en la malplivaloriĝo de l’ oro kreas do veran eksport-premion je profito de la landoj, kie la oro estas pli malofta, je la malprofito de tiuj, kie ĝi estas pli abunda.

Iom post iom, per la agoj de tiu ĉi “klirng haŭs”, kia estos la Internacia Banko, oni travivos novan dispartigon de l’ oro, kiu niveligos la aĉetpovon, ne komplete, sed senteble, kaj la diferenco restos ĉiam la sama. Tiel oni evitos la malreguliĝojn, kiuj povas estiĝi en la internacia komerco. Krome, kiam oni starigas repagojn de ŝuldoj en oro por tridek aŭ sesdek jaroj, estas grave certiĝi, ke la oro havos ĉiam la saman valoron.

(Finota.)

— paĝo 5 —

SENNACIULO 409

Banekskurso k propagando

Post unuhora veturado per vagonaro de Leipzig laŭ sudorienta direkto oni atingas la vilaĝon Grosŝtajnberg (Grosssteinberg = Grandŝtonmonto), en kies proksimo troviĝas la hejmo de l’ turist-asocio “La Naturamikoj”, loka grupo Leipzig. Ĝi estas masiva duetaĝa domo, kiu estas bone akomodita al la ĉirkaŭaĵo. Oriente k sude ĝin ĉirkaŭas arbaro k ŝtonrompejoj, norde k okcidente vastaj, fruktodonaj herbejoj k kampoj. Okcidenten oni havas belegan perspektivon al ebena tereno. En la teretaĝo troviĝas la mastrumejoj k rest-

[BILDO p.5 | 7,25,33,39] Foto de grupo da banantoj en bankostumoj, sidantaj en longa vico unu post la alia sur herbejo; malantaŭe arboj kaj akvo.

adejo. Oni trovas tie ĉiujn presorganojn laboristajn, ankaŭ “S-ulo”n. En la supra etaĝo estas tranoktejoj proksimume por cent personoj. Precipe la junularo volonte vizitas la hejmon je la semajnfino. Ofte ne ĉiuj povas ricevi tranoktejon; tial somere la naturamiko konstruas grandan tendon en apuda arbaro. Kiu ne povas elspezi multe da mono por vasta veturado, tiu trovas tie bonan restadon dum libertempo, sed oni devas esti minimume sindikatano. Manĝaĵo k trinkaĵo estas aĉeteblaj por meza prezo, sed ne alkoholaĵoj. Por bani ankaŭ sufiĉe granda lageto kun pura akvo kaj sabla fundo troviĝas en proksimo. La domon konstruis plej parte la naturamikaj K-doj mem dum libera aŭ senlabora tempo. Eĉ la materialon ili transportis tien per malgranda veturilo. Ĉar la konstruado okazis dum la germana inflacio, ili ne povis lui ŝarĝaŭtomobilon aŭ ĉevalveturilon. Ĉu tio ne estas vera idealismo?

Pasintan dimanĉon la esp. sekcio “Okcidento” de l’ grupo Leipzig entreprenis banekskurson al tiu loko. Bone elektita estis la tago, ĉar samtempe okazis ĝenerala renkontiĝo de l’Leipzigaj Naturamikoj. Banante k movludante ni travivis la tagon, dum nia esp. standardo flirtis apud ni. Kiam estis aŭdeblaj niaj popol- k batalkantoj esperantlingve, multaj ĉeestantoj ĉirkaŭis nin. Granda parto inter ili promesis al ni viziti la kursojn por komencantoj venontan aŭtunon. La sekcigvidanto eĉ interkonsentis kurson ĉe loka grupo de l’ komunista junulara asocio.

Hejmveturinte ni estis konsciaj, ke ni sukcese propagandis por nia movado. Estonte ni agos same.

B. Weinert (10889), Leipzig. (la unua en la vico).

[REKLAMO p.5] Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!

DISKUTEJO

Respondo al kataluno

Kiom molanima vi estas, K-do, pro tiu vorto “panjo”. Mi vetas, ke “panjo” paroliĝas, en kataluna-lingvo: “Mama”, aŭ “mamu”, aŭ iel simile. “Mama” estas tute sennacia. Germanidoj, italidoj, hispanidoj diras “mama”. Francidoj, kvankam ili poste lernas diri “maman”, elparolas unue, dum la suĉmonatoj, “ma-ma-ma-ma”, pli facila movo de la lipoj, sama kiel por suĉi. Ruslingva “mat'”, latina “mater”, aziaj vortoj inter “mè” (anam-landa), “ma” (hinda), mi, mu, mö ktp., kiuj ĉiuj signifas “panjo”, samaj ankaŭ sendube en aliaj kontinentoj, montras, kiel hominstinkta estas tiu krio “ma-ma-ma-ma”. Do, tute ne kataluna.

Pli malfrue, kiam ĝi scios kompreni, la infano konsentos, ke ĝi diris “mama” en esperanto, tute gramatike, ĉar ĝi intencis diri, dum suĉmonatoj: “mama, mama patrino, mamo de virino, lakto”.

Nur poste, kiam ĝi fariĝis “jam peke fi-voluptema”, dirus kristanaj pastroj, ĝi ankaŭ vokas “maman (patrinon)” ne nur por trinko, sed eĉ por karesoj, kontraŭ doloroj en vivo, ekzemple varma mankareso sur suferanta ventro, kiu mildigas doloron, ridigas infanon, jam seks-vekas nervojn, ĉar ĉio estas seksa, dum la tuta vivo.

Ĝis la tago, kiam la infano, dudekjara, vokos lastfoje “mama, mama”, vundita sur batalkampo, “mama” kontraŭ nekomprenata morto.

Do, “mama” estas tute sennacia instinkta vorto, kiu nur en esp-o alprenas kompletan signifon, pri mamo.

Nun, pri la “restaĵo” de ĉiu patra lingvo (patrina lingvo, se vi volas, ĉar virinoj estas pli babilemaj kaj artistaj), pri ĉiuj aliaj vortoj de ĉiu regiona dialekto. (Regiona, nacia, tute sama.) Mi dankas miajn gepatrojn, miajn geavojn, ĉar ili estis sufiĉe inteligentaj por verŝi al mi kun lakto francan lingvon, kaj ne dialekton de mia speciala regiono, de “mia Katalunio”, kiu estas Limuzio, en centra Francio. Same, alzacaj infanoj dankas gepatrojn, kiuj lernigis al ili germanlingvon aŭ franclingvon, kaj riproĉas gepatrojn, kiuj nur instruis al ili “elzesiŝ”, alzacan dialekton kvazaŭ ne skribatan.

En ĉiu regiono de ĉiu lando krom “irredentaj” regionoj¹, precipe en vilaĝoj kaj laboristaj kvartaloj, geviroj hezitas inter tiuj du sentoj: Aŭ moki pri kiuj kuraĝas paroli la literaturan lingvon (ĉar li “afektas esti sinjoro”), stulta sento, kiu malaperas antaŭ lernejo, kulturo, vojaĝoj, radio, — aŭ lernigi al infanoj la literaturan lingvon, kaj paroli ĝin, ĉar gepatroj komprenas kiom malhelpa estas neskribata dialekto en tutlanda vivo. (Poste, ili komprenos la samon pri tutmonda vivo.)

Ĉiu vi aŭdas en Francio: “Ho, ‘Mademoiselle’ ne konsentas paroli dialekton! Kiel afekta!” (kaj bedaŭrinde la “Demoiselle” fakte, krom lingvo, afekte kaj senracie moŝtiĝas). Sed troviĝas ĉiam iu por respondi: “Ŝi pravas. Tro afekte, sed ŝi pravas. Ni stultuloj en vilaĝo (aŭ kvartalo) mem malhelpas per dialektaĉo. Inteligentajn geknabojn de laboristaj familioj prokrastigas dialekto je jaroj, dum kiuj stultaj burĝidoj pli bone sukcesas ol ili…”

Neniu pretendas forŝiri el buŝo la patran dialekton. Kontraŭe, oni ĝin pli bone konas, admiras, studante ĝin lingvo-science, ne stultiĝante en ĝi. (Multaj popolanoj, kiuj nur parolas dialekton, samtempe konsideras sian dialekton kiel ridindan, kaj nur ŝercas pri ĝi…)

Mi, limuzo, ŝatas limuzan dialekton, same kiel mi ŝatas limuzan fromaĝon el kaprin-lakto. — Vi ŝatu kaj manĝu, K-do kataluno, vian katalunan fromaĝon. Sed atentu ne tro pasiiĝi en tiu ŝato, ĝis konsento mortigi kaj morti pro tiu fromaĝo, batalante kontraŭ kastelianaj fromaĝistoj.

Vi tute eraras, K-do, kredante, ke nur “irredentaj” patrioj posedas propran lingvon sufiĉan por formi apartan patrolandon. Ŝajnas al mi, ke vi nur legis faŝistan literaturon, hispanan, italan, katalunan. — Ekzemple en Francio, kiun mi iom konas, provencala, gaskona, limuza lingvoj estas tiom vivoplenaj, kiom “elzesiŝ” en Alzacio (kiu estas pli germana ol franca), kiom bretona lingvo en Bretonio. Irredentaj regionoj formas en mondo ridindan societon, ĉiu pledas por ĉiuj, katalunoj pledas por irlandanoj, kiuj ne havas lingvon (legu antaŭparolon de irlandano por “Mary Semblant”, libro de irlanda verkisto: “Nia lingvo estas angla lingvo”), Irlandanoj pledas por bretonoj, kiuj ne havas limojn, estas jam longe kunfanditaj kun francoj. Bretonoj pledas por Besarabio. Pri tiu lasta mi rimarku, ke granda geografo-anarkisto Elizeo Röklü (Elisée Reclus), protestis kontraŭ rusigo de Besarabio, ĉar Rusio estis cara. Nun Rusio estas soveta. Besarabio tre ŝatus fariĝi soveta, kaj ni tre ŝatus, ke ĝi estu restinta “rusa” por sovetiĝi. Libereca movado de antaŭmilita Besarabio perdigis ĝian nunan liberecon. Pri Georgio nun, kion, kiom, kial oni tiom rakontas…

Alzacaj pastroj pledas por liberaj Alzacio kaj Flandrio, ĉar Belgio-Alzaco-Bavario-Italio formus tiom belan katolikan ŝtaton.

Ni sennaciuloj ne plu bezonas zorgi pri tiaj stultaĵoj. Pasis la jarcento de Dante Aligieri, kiu deziris por Italio germanan imperiestron, kontraŭ katolikismo tiam perfide reganta super neregemaj italaj princetoj. Sennaciismo sufiĉas por liberigi regionajn lingvojn. Nia patrio estas tutmondo. En ĝi dialektoj, lingvoj, mondkonataj fromaĝoj kaj regionaj fromaĝetoj estos ŝatataj laŭ ĉies gusto. Homo, kiu helpas milit-iron kontraŭ ia patrolando, por alia patrolando, nur preparas por infanoj la plezuron morti dum senutila batalo kriante la sennacian “mama”.

7359

¹ Regionoj per anekso disigitaj de samlingvio.

— paĝo 6 —

410 SENNACIULO

SENNACIULA EDUKISTA PAĜO

Kontrolata de l’Eduklaborista sekcio de SAT

Redaktas: Tutmonda Esperantista Pedagogia Servo (TEPS). / Sendu materialon al: M. Boubou, 96 rue Saint-Marceau, Orléans (Loiret), Francio

ALVOKO de la feministinaj grupoj el la ruĝa franca geedukistaro — al ĉiulandaj edukistinoj

Karaj K-dinoj! — Preskaŭ ĉie, la servutigaj katenoj, kiuj premas la viran edukistaron, ja pli forte premas la virinojn — edukistinojn.

En preskaŭ ĉiuj landoj el tutmondo, la edukistino jam elportas sian sklavecon, kiel ajna virino. Eĉ se ŝia profesia preparo ne estis mallongigata kaj ŝia salajro malpliigata kompare kun tiu de l’ instruisto, tiuokaze ofte la leĝo kaj ĉiam la tradicia moralo malpermesas al ŝi la plej elementajn rajtojn en la privata, familia, socia vivo.

En Britio, Svisio, Finnlando, Luksemburgo, Svedio ktp…, en 10 eŭropaj landoj, la salajro de l’ edukistino estas malpli alta ol tiu de ŝia kamarado edukisto. En kelkaj landoj (Holando, Svedio, Finnlando, ktp….), la instruistinoj, kiuj zorgas la tiel delikatan edukadon de la plej junaj infanoj en la “etulaj klasoj”, estas konsiderataj, kiel “malsuperaj edukistinoj”, por kiuj ne necesas longa pedagogia preparo, sed por kiuj sufiĉas duon-salajro!

Eĉ ankoraŭ estas landoj (Germanio, Britio, Holando, Svisio, ktp….), kie celibato — senedzeco — estas deviga por instruistinoj: al ŝi estas malpermesate, fondi familion! Ŝi devas esti monaĥino komisiita por edukado! Se ŝi edziniĝas, ŝi forlasu la edukoficon!

En kelkaj landoj (Rumanio, Svedio, Luksemburgo, Italio, Finnlando…), ankoraŭ nun, la edzino-instruistino rajtas neniun tute pagatan akuŝan libertempon. Ŝi devas pagi el sia propra salajro la salajron de sia anstataŭantino — ĝuste en la momento, kiam kreskas ŝiaj monbezonoj kaj prizorgoj.

Ĉie, krom eble en sovetaj respublikoj, politika-religia moralo de burĝaro trudas siajn stultajn antaŭjuĝojn al privata vivo de l’ edukistino.

En ĉiuj kapitalistaj ŝtatoj, oni povas ankaŭ konstati klaran tendencon al porvirinigo de l’ eduka profesio. Sed la registaroj ne trompas nin, ĉar ni scias ja, ke ili preferas instruistinojn (pli ol instruistojn) nur tial, ke virino jam sentigita je politikaj kaj sociaj rajtoj ne kuraĝos postulegi siajn profesio-rajtojn.

Esperu nenion de pli malpli demokrataj registaroj, eĉ en landoj, kie virino akiris rajtojn voĉdoni kaj “parlamentani”.

Emancipo de l’ edukistinoj estos la laboro de l’ edukistinoj mem, helpataj de laboristaro, klasfrataro kaj klasfratinaro. Edukistino estu ĉe la kapo de virina movado, same kiel ŝi estu ĉe la koro de movado de laboristaj amasoj.

* * *

Vi, K-dinoj instruistinoj jam aliĝintaj al sindikatorganizoj — vi, koleginoj el landoj, kie apartaj postuloj devigis vin starigi apartajn instruistinajn asociojn (Britio, Svedio) — ankaŭ vi, koleginoj izolaj aŭ apartenantaj ankoraŭ al grandaj neŭtralaj” edukistaj asocioj — ni, feministinaj grupoj el la ruĝa franca geedukistaro, ni vin instigas aliĝi senprokraste la solan proletecan kaj unuecan tutmondan edukistaran organizon, kiu defendas la interesojn de la tuta tutmonda geedukistaro: ĝi estas Internacio de l’ Eduklaboristoj (Parizo). Ni insiste petas, ke vi respondu al ni, ke vi daŭrigu niajn interrilatojn, ke vi kreu la internacian kunligon de du milionoj da tutmondaj edukistinoj.

Kion volas edukistinoj sur tutmondo? Samajn rajton, kiel K-doj edukistoj! Egalan salajron, egalan kulturon, egalajn ĉiajn rajtojn inter edukisto kaj edukistino!

Pagatan akuŝan libertempon longedaŭran!

Plenan liberecon en sia privata vivo!

Sian rajton al politika kaj socia vivo!

Klaskonsciaj kaj rajtopostulaj edukistinoj, aliĝu al:

Internacio de l’ Eduklaboristoj Sekretario — K-do Vernochet — 8, Avenue Mathurin-Moreau — Paris XIX. Kaj nepre respondu al ni.

Niaj esperanto-perantoj:

Marthe Planchon, 30, Avenue de la Somme Sucy-en-Brie (Seine-et-Oise), Francio aŭ: Marcel Boubou, 96, rue Saint-Marceau Orléans (Loiret), Francio.

Feministinaj Grupoj el Ruĝa Franca Geedukista Federacio.

DIVERSLINGVA LERNEJO EN BLANK-RUSIO

Nacia kaj kultura demandoj en cara Rusio estis solvataj tre simple: devas esti sur la tuta teritorio de l’ grandega imperio nur unu nacio kaj unu kulturo — rusa. Blankrusio, kiu havas en la nunaj siaj sovetaj limoj kvinmilionan loĝantaron, ne havis eĉ unu blankrusan lernejon. Ĉio, kio rilatas al la naciaj specifaj trajtoj, estis anoncata de la cara oficistaraĉo, kiel “muĵika”, vulgara. Estas kompreneble, ke blankrusaj lingvo kaj kulturo konserviĝis nur en la laborulaj amasoj. Sinjoraĉo, burĝaĉo neniam sin apartenigis al blankrusa nacio.

Oktobra revolucio, kiel ventego forblovinta regadon de polaj sinjoraĉoj kaj hebreaj bankistoj, rusaj oficistaĉoj kaj iliaj blankrusaj subtenantoj starigis antaŭ ni grandegan taskon — konstruadon de nacia blankrusa kulturo, kiel parton de la tutmonda socialista kulturo, proleta laŭ enhavo kaj nacia laŭ formo. Unua ĉeno de l’ kulturo estas lerneja edukado. Tial necese estas naciigi ĝin, enkondukante instruadon en naciaj lingvoj; rekonstrui lernejon, akomodante ĝin al la bezonoj de l’ socialista konstruado kaj altiri al la lernejo plej vastajn amasojn de l’ laboruloj.

10 jaroj da Soveta potenco en Blankrusio en lernejaj sferoj faris multon. Multaj malfaciloj staris sur la vojo al solvado de l’ nacia problemo en edukado, ĉar en Blankrusio en proksimeco kunvivas multaj nacioj — blankrusoj, hebreoj, poloj, rusoj, litovoj kaj aliaj. Tute forestis lernolibroj nacilingvaj kaj instruistoj precipe por hebreaj, polaj, litovaj lernejoj. Nun la malfaciloj estas venkitaj. Sekvonta tabelo montras, kiel dismetiĝas blankrusaj amasaj lernejoj laŭ lingvo de instruado (laŭ Tutsoveta lerneja registra Fako 15. 12. 1927.

Komunikis: P. Krapivin (6351).

Diverslingva instruado en Blank-Rusio

Lingvo de instruado Kvarjaraj lernejoj — Nombro da lernejoj — Nombro % Kvarjaraj lernejoj — Nombro da instruistoj — Nombro % Kvarjaraj lernejoj — Nombro da lernantoj — Nombro % Sepjaraj lernejoj — Nombro da lernejoj — Nombro % Sepjaraj lernejoj — Nombro da instruistoj — Nombro % Sepjaraj lernejoj — Nombro da lernantoj — Nombro %
Blankrusa 4363 84,5 6153 79,2 296182 83,0 176 57,1 2193 52,8 66563 60,0
Hebrea 146 2,8 445 5,7 11212 3,2 53 17,2 733 17,6 13778 12,4
Pola 129 2,5 162 2,1 6159 1,7 12 3,9 145 3,5 2627 2,4
Rusa 118 2,3 289 3,7 11299 3,2 18 5,9 305 7,4 7910 7,1
Rusa kaj blankrusa 362 7,0 646 8,3 29746 8,3 40 13,0 600 14,4 15988 14,4
Aliaj 45 0,9 76 1,0 2060 0,6 9 2,9 180 4,3 4078 3,7
Sume: 5163 100 7771 100 356658 100 308 100 4156 100 110944 100

SUFERAS POLAJ INSTRUISTOJ…

Mi informu vin pri la abomena vivo de l’ edukistoj en Polio, eĉ en ŝtataj lernejoj, kie la salajro estas firme fiks-

— paĝo 7 —

SENNACIULO 411

TRA ESPERANTIO

Porkongresa Raportaro

ESPERANTO-SERVO DE SAT

Raporto pri funkcio dum la 1-a kvaronjaro 1929

Esperanto-Servo de SAT jam fariĝis pli aĝa, do ankaŭ pli matura infano de nia proleta esp. movado tutmonda. Tiu fakto samtempe montras al ni aliajn, novajn vojojn, por plenkreskigi nian infanon “Esperanto-Servo”. Unue necesas tamen doni koncizan raporton pri ĝia funkcio.

En la 1-a kvaronjaro 1929 estas dissenditaj 121 raportoj el k pri 19 landoj: Alĝerio 1, Argentino 2, Belgio 7, Britio 20, Bulgario 11, Danio 2, Estonio 5, Finnlando 1, Francio 2, Germanio 20, Hungario 2, Japanio 2, Jugoslavio 6, Kanado 1, Latvio 4, Litovio 2, Polio 14, Sovetio 17, Svisio 2. Tiu statistiko evidente montras gravan mankon da raportoj el grandaj regionoj…. La terglobo estas sufiĉe granda, por ke ni ankoraŭ povu atingi multon!

La cititaj raportoj laŭ nekompleta raportado (revenis nur 23 raportfolioj el 13 landoj, dum Esp.-Servo dissendas sian materialon al ĉ. 125 Gek-doj en pli ol 30 landoj) estas presitaj en 265 n-oj de gazetoj. En la 1-a kvaronjaro 1929 ankoraŭ aperis raportoj el pasintjare dissenditaj materialo en 37 gazetn-oj. Do aperis sume en la tutmonda gazetaro raportoj el Esp.-Servo en 302 gazetn-oj.

Plej ofte aperis el la raportoj nunjare dissenditaj: Fakto el Alĝerio (raportn-o 73 — 9-foje); Kontraŭrevoluciaj filmoj — el Jugoslavio (30 — 8-foje); Laboro de rusaj elmigrintoj en Jugoslavio (31 — 8-foje); Vivo de la kamparana junularo en Germanio (9 — 7-foje); Kulturaj atingoj en Sovetio (14 — 7-foje); En Latvio — 18 mil senlaboruloj (38 — 7-foje).

La raportoj aperis: 6-foje — 10, 12, 18, 32; 5-foje — 4, 6, 7, 15, 28, 63, 68, 76; 4-foje — 11, 23, 27, 35, 37, 42, 52, 57, 58, 69, 78, 79, 80; 3-foje — 8, 22, 29, 36, 45, 46, 51, 59, 64, 67, 83; 2-foje — 2, 17, 26, 33, 44, 48, 49, 50, 53, 55, 66, 70, 71, 72, 74, 82, 84, 86, 106, 107, 108; 1-foje — 5, 13, 16, 25, 34, 39, 40, 41, 43, 56, 60, 61, 65, 75, 77, 85, 87, 88, 89, 98, 99, 105, 112, 113, 118, 119. Necititaj raportoj ne estas presitaj. Pli kompleta raportado pri funkcio certe montrus ankaŭ pli kontentigan rezulton…

Ne entenita estas la raporto de K-do Tilin-Leningrad, el kiu ni konigu jenon:

„Estas uzitaj jenaj n-oj de E. S.: 479, 481, 482, 487, 489, 495, 497, 498, 499, 500, 502, 503, 505, 506 (pasintjaraj), 2, 3, 4, 5, 8, 9, 11, 15, 18, 19, 20, 21, 23, 29, 30, 31, 35, 36, 37, 38, 39, 42, 45, 46, 48, 49, 50, 55, 56, 57, 58, 59, 63, 64, 65, 68, 69, 71, 73, 76, 78, 79, 80, 81, 82, 83, 85, 86, 88, 89, 95, 107 108. — La materialo estas tradukita, deksesobligita skribmaŝine, k per ĝi ni priservis 51 murgazetojn, sindikatĵurnalojn, tagĵurnalojn, entreprenejajn presgazetojn, radiogazeton. — Apartaj leteroj tradukitaj el E. S., “S-ulo”, ricevitaj de ĉeloj-kursoj, labkor-oj ktp: 97; post multobligo estas disdonitaj al murgazetoj, laborejaj presgazetoj, profunuiĝaj ĵurnaloj, radiogazeto, eksterurbaj gazetoj, tagĵurnaloj, “vesperoj de alilandaj leteroj”: 1035. — Estas uzitaj: en mur-, pres-laborejaj gazetoj 590, en radiogazeto disaŭdigitaj 70, en “vesperoj de leteroj” laŭtlegitaj 15, en profunuiĝaj gazetoj presitaj 21, en la urba gazetaro presitaj 9; do sume 705.”

[REKLAMO p.7] POST TRI SEMAJNOJ nia granda varbado devas alporti al ni la 4000-an ABONANTON! ★ “S-ulo” bezonas lin por regule povi aperi en amplekso de 12 paĝoj! Ĉiu unuopa helpu al ni! Intensigu vian fortostreĉon!

La raporton de K-do Tilin ni aparte publikigas por montri, ke en kelkaj lokoj la raportoj estas modele utiligataj, sed entenado en la statistiko ne estas ebla.

* * *

Ni esperas, ke tiu raporto plej konciza pruvas, ke la Esp.-Servo ne estas fuŝa entrepreno de nia Asocio. Ĉiam pli ĝi okupas la paĝojn de la laborista gazetaro en tuta mondo. Tamen montriĝis gravaj mankoj. La multobligitaj bultenoj de Esp.- Servo ĝis nun nur venis en la manojn de malmultaj Gek-doj…

Por vastigi la rondon, kiu estonte aktive partoprenu la laborojn de Esp.-Servo, ni faris proponon al la 9-a Kongreso, ke depost la 1-a de oktobro k. j. la raportoj de Es.-Servo okupu 1—2 paĝojn ĉiusemajne en la oficiala organo de nia Asocio “S-ulo”. Nia infano demetu la infanajn ŝuojn, vestu sin per ŝuoj por pli aĝaj infanoj k tiel plej rapide kresku al plenaĝulo. Kvankam laŭbilde ni motivas la pravecon de tiu vojo, al ni la efektivigo nur estos plia paŝo por ĝenerala aplikigo de esp-o en la rilatoj reciprokaj de la tutmonda Proletaro. Do aprobu tiun proponon, sed poste ankaŭ aktive helpu ĝis la plena venko.

Centrejo de Esp.-Servo.

ita kaj certa. Instruisto, kiu ne “dancas laŭ la fajfilo” de Pilsudskia reĝimo, estas suspektata kaj minacata. Oni ĉiam devas nevole subteni kaj enkonduki la faŝisman rekacion en la lernejon. Ankaŭ la ekonomia stato ne estas pli bona. Mi ne parolos jam pri la instruistoj el la t. n. naci-malplimultaj lernejoj, kiuj ne estas subtenataj de la registaro. Tie la instruisto simple malsatas. Mi havas multajn kolegojn, kiuj instruas en tiaj lernejoj. Ili ricevas la salajron nek en sama monato, nek en la dua, nek eĉ en la tria. Oni ĉiam ŝuldas al ili por 4—5 monatoj. La infero de la malsatego konstanta turmentas ilin kaj iliajn edzinojn kaj etulojn.

Mi asertas, ke en neniu kultura lando la instruistaro suferas politike kaj ekonomie, kiel en Polio. Mi mem ekzemple instruis 9 jarojn en diversaj popollernejoj kaj vesperkursoj. La salajro estis sufiĉa nur por ne morti… Tiel mi instruis kaj malsategis ege, ĝis — mi malsaniĝis danĝere. Per malmultaj groŝoj, prunteprenitaj de mia familio (laborista), mi veturis kuracejon. Elirante el sanigejo kaj ree malsatante, mi denove malsaniĝis. Post la resaniĝo, mi jam restis absolute senlabora, ĉar la kuracistoj malpermesis al mi labori. Dume, mi havas hazarde 2—3 lecionojn privatajn. En lernejo, mi ne plu povas instrui por ne plimalbonigi la sanstaton. Mi jam sentas, ke proksimtempe mi ree estos senlabora. Nu, kio poste? Ree malsano, sekvata de malsanoj ktp….

Kaj sciu, ke mi ne estas tia unusola. Tio estas la efektiva reala vivostato de miloj kaj miloj de geinstruistoj en Polio. Kion fari? Dronas ni en mondo de turmentoj neelteneblaj.

M. G. (10099).

KONCIZA RAPORTO DE SAT-LITERATUR-KOMISIONO

1928—1929 (15. 6.—15. 6.)

Dum la lasta jaro la Komisiono plenumadis sian kutiman laboron de manuskripto-kontrolado k recenzado. Bedaŭrinde pro kaŭzoj, nedependaj de la Komisiono, nur tre malmultaj verkoj aperis. 8 libroj estas presitaj dum la lasta jaro:

La vojo al scienco de estonto de Fersman (kontrol. de Liter. Komis.).

Petro III-a eldono (korektita de Liter. Komis. laŭ diversaj proponoj kolektitaj dum du jaroj).

Kandid de Volter (kontrol. de Liter. Komisiono, sed kun ĝiaj rimarkoj la tradukisto ne konsentis¹).

Prologo de Miĥalski (ne kontrolita interkonsentita).

Diablidoj de Bartelmes (ne kontrolita, sed interkonsentita).

¹ La “rimarkoj” rilatis al la uzo de la tempo estis -ata anstataŭ estis -ita ĉe verboj k al la formo mortiĝi anstataŭ morti en okazoj, kiam fakte ne mortas la koncerna rolulo en Kandid.

Tiuj rimarkoj pri la “rimarkoj” de la L. K. estas necesaj por ke la leganto ne havu eraran komprenon pri la signifo de la ne-konsento. — E. L.

— paĝo 8 —

412 SENNACIULO

Fabeloj de Herm. Zur Mühlen (kontrolita de malnova Liter. Komisiono en Leipzig).

La Laborista Esperantismo de Lanti (ne kontrolita de Liter. Komis.).

Ĥodinka de Tolstoj (ne kontrolita de Literat. Komisiono).

Necesas diri, ke nia plano, publikigita en “S-ulo” n-o 191 estas plenumita ne sufiĉe bone. Nur du libroj estas presitaj laŭ nia plano; ceteraj ses libroj, kiuj aperis en la daŭro de la jaro, estas eksterplanaj.

Ni posedas jenajn manuskriptojn¹:

  1. Kosmopolita Ideo de Hartvig (baldaŭ presota).
  2. Ford aŭ Marks de J. Walcher (kontrolita).
  3. Rakontoj pri Kamparo (el ukraina literaturo) (kontrolita).
  4. Kiel homo formis sian dion, de E. Simmel (kontrolita).
  5. Skizo pri ekonomia geografio de Horrabin (kontrolita).
  6. Zamenhof de Drezen (baldaŭ presota).

Nia konkurso pri utopia romano (originala) ne donis pozitivajn rezultojn: venis nur kvin proponoj (el ili nur tri detalaj); sed neniu kontentigis la kondiĉojn.

Do anstataŭ originala utopiaĵo Liter. Komisiono insistis pri eldono de la tradukaĵo: Ruĝa Stelo de Bogdanov, nun presata.

Dum la lasta jaro la Komisiono ekzamenis vicon da manuskriptoj, kiujn ĝi trovis ne taŭgaj, ne pro lingvaj mankoj, sed pro la enhavo. Necesas, ke ĉiuj tradukistoj aŭ original-verkistoj, antaŭ ol entrepreni iun verkon, sin turnu al Liter. Komisiono skizinte la projektatan laboron. Tiel oni povas eviti senutilan perdon de tempo kaj de fortoj ĉe multaj niaj verkistoj. Jam kelkaj K-doj faris antaŭan interkonsenton kun Liter. Komis. pri verkoto.

Por la Kongreso ni havas jenan proponon: “Literatur – Komisiono” de SAT, kiel ĉiuj ceteraj labor-organoj de Direkcio, devas troviĝi en unu loko, t. e., ĉiuj membroj de Literatur. Komisiono devas loĝi en la sama urbo. Tion ni proponas, havante sperton de trijara laboro. Nia propono ne signifas, ke Liter. Komisiono izoliĝu en unu urbo. Ĝi devas havi kontakton kun la tuta mondo, donante difinitajn taskojn al diversurbaj K-doj (laŭ sia elekto kaj laŭ proponoj de koncernaj K-doj). Sed la tutan respondecon pri la afero devas havi Literatur-Komisiono — unuurba labor-kolektivo (same kiel redakcio de “S-ulo” estas unuurba aparato).

¹ Krome la Asocio posedas jenajn manuskriptojn de Tolstoj-verkoj: La sola rimedo (28 p.), Kristanismo k Patriotismo (89 p.), Pripensu (88 p.), Pri ŝtatpotenco (30 p.), Restarigo de infero (28 p.), Ĉu vere tiel estas necese (40 p.), Leĝo de Perforto k Leĝo de Amo (120 p.). — Tiuj manuskriptoj estas sendotaj al la Literatura Komisiono. Ankaŭ la manuskripto de Jak London, “La Fera Kalkanumo” (trad. de Saville, kontrolita de antaŭa Lit. Kom.) troviĝas je nia dispono.

Dir. de SAT.

FILATELISMO, BAGATELISMO KAJ LAB. ESP. PROPAGANDO

Ofte ni renkontas kontraŭulojn de esp-o. Eĉ en Sovetio ni renkontas ilin, kaj tial mi persone kelkfoje tre malfacile propagandis kun sukceso. Por klarigi ilian opinion pri esp-o, mi volas priskribi kontraŭdirojn, kiujn mi aŭdis de tre estimata K-do, kunlaboranto en sovetia gazetaro.

“Mi konas esp-iston, kiu al mi diris pri via internacia lab. kunligo: En viaj gazetoj vi ĉiam povas trovi anoncojn pri interŝanĝo per PM, PI ktp. Filatelistajn anoncojn oni trovas amase. Vere, esp-o estas bonega interligilo por poŝtmarka, poŝtkarta interŝanĝo. Oni ankaŭ povas trovi div. anoncojn pri aktuala geedziĝo ktp. Estas tre bona afero serĉi por si edzinon belan kun difinitaj ecoj en la tuta mondo. Kaj tre interesa korespondado estas — poŝtkartoj, sur kiuj estas skribite: Mi sendas novjar-saluton. Kaj rilate al vera internacia lab. kunligo, jen mi vidis salutleterojn, sur kiuj estis skribite: ‘ni sendas al vi nian flaman saluton okaze de la…’ kun subskriboj. Ĝi montras nur, ke vi petis alilandulojn plenumi vian deziron kaj ili laŭ mendo plenumis tiun taskon. Sed tio ne montras veran intern. lab. kunligon. Ĝenerale bagatelaĵo…” ktp. ktp.

Kion do mi devis respondi al li? Ĉu vi opinias, ke mi konsentis kaj estis venkita? Ĉu li estis prava — pri tio iom pripensu SAT-anaro?!

Feliĉe mi venkis. Nuntempe la K-do alimaniere pensas pri la lab. esp. movado. Kaj mi rakontu miajn klarigojn pri la tuŝitaj demandoj. Filatelismo — certe bagatelo, stultaĵo. En nia organizo ni jam komencis batalon kontraŭ ĝi. En nia gazetaro ni rekomendas interŝanĝon per ĵurnaloj, fotoj pri lab. vivo kune kun priskribaj leteroj. Ni batalas, ke esp. lab. korespondado estu vere unuiganta laboristojn. Mi tuj montris al li kelkajn leterojn kaj fotojn, gazetojn. Li estis interesita. Kiam mi montris al li libreton “Stalin, Pri Lenin” en esp-o kaj diris, ke nia “labkor-o” plenumis tiun eldonon kaj sendas ĝin al siaj korespondantoj — li estis kontentega. Filatelismo, mi diris, en nia lab. esp. rondego iom post iom malaperas, kaj ni fine ĝin tute malaperigos. Pri laŭanonca edziĝo mi klarigis, ke tio estis tute okaza anonco kaj esp-o por la proletaro certe ne estas bagatelo, sed vera batalilo en ĝia klasbatalo. Kaj mi povis montri al li leteron, en kiu K-doj tre interese priskribis sian batalon kaj vivkondiĉojn. Por ili ne la subskriboj kaj stampoj estis la gravaĵo, sed la enhavo. Post longa konversacio mi konvinkis lin kaj mi pensas, ke la K-do ne plu akuzos nin pro diversaj bagateloj. Mi esperas, ke ne; sed tio dependas de la SAT-anaro, kiu devas ĉiutage kontraŭbatali la stultaĵojn.

P. Tilin (9310), Leningrad.

[REKLAMO p.8] Ĵus aperis kiel 8-a volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo” — Leo Tolstoj — ĤODINKA — Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. 64 pĝ. Prezo: 0.60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

★

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

11-a Komuniko

Aliĝoj por partopreno ĉe la 9-a SAT-Kongreso imageble plejparte okazos nur en la lastaj semajnoj antaŭ kongreskomenco. Ni refoje avertas, senprokraste kongresaliĝi, ĉar nur tiel la K. K. kapablos orde aranĝi ĉiujn aferojn.

Kongresafiŝoj kontraŭ afranko estos sendataj, por eviti ke la afiŝoj makulaturiĝos. Laŭ deziro de multaj Gek-doj la K. K. presigis pli grandan kvanton da kongresafiŝoj, sed nun ili kuŝas ĉe nia administranto. Tuj mendu pli grandan kvanton, sendante la sumon aŭ poŝtmarkojn por afranko: 6 afiŝoj 0.25 mk., 14 afiŝoj 0.50 mk.

Atentu! La kongresinsigno montrita lastaj n-oj de “S-ulo” nur estos liverata al kongresaliĝintoj. Por liveri al la Gek-doj plej valoran memoraĵon, la insigno ne aperos en metalo, sed eĉ estos brodita kvinkolore (laŭ publikigita skizo). Rekompencu niajn penojn per amasa aliĝo!

La kongreslibro, ampleksanta 48 paĝojn, kune kun la insigno estos liverata al ĉiuj kongresaliĝintoj (kiuj ne povos veni al la Kongreso, tuj post ĝia finiĝo ricevos ĝin per poŝto). La libro estas belilustrita.

Pri ilustritaj poŝtkartoj, kiuj plej facile disvendiĝas, sigelmarkoj, da kiuj la K. K. ankoraŭ havas provizon, legu en antaŭaj Komunikoj de la K. K. k senprokraste mendu…

Mendojn k aliĝojn sendu al K-do W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 (Germanio).

Monon por mendoj k aliĝoj sendu aŭ en monbiletoj al K-do W. Kampfrad, aŭ per adm. de SAT aŭ ties poŝtĉekaj kontoj. — Germanianoj nepre uzu poŝtĉekon: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527, Leipzig.

Antaŭkongresaj renkontiĝoj — postkongresaj ekskursoj. La Gek-doj verŝajne ĝis nun ne sufiĉe atentis tiujn aranĝojn, pro kio ni presigas apartan alvokon k petas, nepre legi ĝin.

Liberpensula fakkunsido. Dum la fakkunsido de l’ liberpensuloj (ateistoj, sendiuloj ktp.), kiu okazos la 7-an de aŭgusto, je 19-a h., parolados K-do prof. Hartwig (la oficiala delegito de la “Internacio de proletaj liberpensuloj”) pri: “Esperanto en la servo de la liber-

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 413

pensula movado.” Ĉiu liberpensulo do nepre partoprenu tiun fakkunsidon.

Radio-disaŭdigoj. Atentu! La ondlongo de la radio-sendstacio Leipzig estas ŝanĝita; nuna ondolongo estas: 1157 kc/s 259 metroj. Disaŭdigotaj estos: vendredon, la 12-an de julio, je 18.05-a ĝis 18.20-a horo raporto donita de s-ro d-ro Dietterle pri la preparaj laboroj por la 9-a SAT-Kongreso; la 5-an ĝis 8-an de aŭgusto ĉiuvespere je 22-a ĝis 22.10-a horo raportoj en esp-o pri la kongreslaboroj; mardon, la 6-an de aŭgusto, je 17-a horo parolado de K-do Drezen-Moskvo pri “moderna sociologia lingvoscienco kaj mondlingvo”, farota en la kongresejo. Nepre aŭskultu k skribe informu la sendstacion “MIRAG”, Markt 8, Leipzig, pri la aŭdebleco, ĉar tio samtempe plifaciligos enkondukon de esp-o.

Pasporton bezonos ĉiu kongresonto, kiu ne loĝas en Germanio. Germana vizo necesiĝas por ĉiuj landoj, escepte jenaj: Aŭstrio, Britio kun Irlando, Ĉeĥoslovakio, Dancigo, Danio, Finnlando, Hispanio, Islando, Italio, Jugoslavio, Latvio, Liĥtenŝtajn, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Svedio, Svisio. Estas plej urĝa tempo, ordigi pasport- k vizaferon.

Ekspozmaterialon senprokraste sendu al K-do Fr. Emmrich, Fichtestr. 102, Leipzig S 3. Sendu nur plej taŭgan, sed provu, nepre ion sendi, ĉar nur tiel ni povos aranĝi ĝin efike. La materialo estos konservata por postaj kongresoj…

Sovetianoj neniel povos ŝanĝi sian monon en Germanio. Nepre ŝanĝu viajn monbiletojn antaŭ forlaso de Sovetio, aŭ ĉe ŝtata banko, aŭ ĉe la limo.

Informpetojn, mendojn al invitleteroj ktp. adresu al K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27 (Germanio).

La devizo por ĉiu estu: Al la 9-a SAT-Kongreso en Leipzig!


14-a listo de aliĝintoj

663 Rich. Bach, Wiedersdorf, Germ. 13 430 664 J. Rindler, Los Angeles, Usono 10 319 665 Marg. Oppelt, Meissen, Germ. 8 205 666 Marie Sampson, Torquay, Anglio 14 274 667 J. Suarez, Puerto de la Luz, Hispanio 13 960 668 Frank, Perm, Sovetio 2 144 669 Ernst Liebig, Bielefeld, Germ. 5 838 670 Paul Lembke, Ulm, Germ. 14 205 671 Walter Braun, Leipzig 7 546 672 Erich Endler, Berlin 6 523 673 Georg Gammel, Regensburg 7 589 674 Alfred Lehmann, Berlin 13 811 675 Otto Elsner, Dittersbach, Germ. 4 144 676 Wilhelm List, Ottendorf, Germ. 4 681 677 Hungario 678 Erich Zinke, Radeberg, Germ. 11 408 679 Tore Anderson, Göteborg, Svedio 13 322 680 Luka Marković, Sarajevo, Jugosl. 13 535 681 Stefo Kirchhoffer, Brod, Jugosl. 10 159 682 Eugenio Aresti, Bilbao, Hispanio 2 759 683 Nikolao Koŝelev, Sostka, Sovetio 6 935 684 H. Vogel, Riesa-Gröbers, Germ. 14 874 685 Josef Dressel, Hersbruk, Germ. 13 451 686 Johann Ruder, Hohenstadt, Germ. 14 875 687 G. Birkmann, Hohenstadt, Germ. 13 096 688 Mikaelo Segal, Saratov, Sovetio 127 689 Albin Altwein, Leipzig 4 266 690 Sergio Pelevin, Vologda, Sovetio 7 963 691 Petro Prohorĉik, Minsk, Sovetio 4 430 692 Franz Linke, Rositz, Germanio 10 804 693 D. Izvekov, Sverdlovsk, Sovetio 9 181 694 Gust. Geisler, Hirschfelde, Germ. 7 383 695 E. G. Manning, Manchester, Angl. 6 833 696 Marie v. Essen, Marken-Binnen, Nederlando 10 278 697 Konrad Poerper, Herford, Germ. 14 078 698 Ernst Meier, Halle, Germanio 14 887 699 Ottokar Hanonsek, Halle 14 367 700 Kurt Schubert, Halle 14 888 701 Herbert Fantasny, Halle 7 862 702 Adolf Horn, Augsburg 6 972 703 Wilh. Krisa, Stadtbergen, Germ. 6 973 704 Thomas Kopp, Augsburg 14 895 705 Josef Burger, Essen, Germanio 601 706 Josef Burger jun., Essen, Germ. 4 548 707 Walter Rottmann, Herford, Germ. 14 077 708 Fritz Strömer, Herford, Germ. 14 080 709 Theodor Sauermann, Hiddenhausen, Germanio 14 079

Donacoj

Braun-Leipzig 1.— mk. g.; List-Ottendorf 1.— mk. g.; Zinke-Radeberg 2.— mk. g.; van Essen-Marken-Binnen 2.— mk. g.; Horvat-Vulkovar 0.70 mk. g.; Wiener-Katowice 4.80 mk. g.; Surek-Berlin 1.— mk. g.


ANTAŬKONGRESAJ RENKONTIĜOJ

Kvankam ni sufiĉe frue alvokis por partopreno ĉe antaŭkongresaj renkontiĝoj k petis anonci tion ĉe koncernaj organizantoj, ĝis nun nur malmultaj Gek-doj plenumis tiun peton. Nepre partoprenu antaŭkongresan renkontiĝon, ĉar poste por karavana veturo de koncerna loko al Leipzig vi ĝuos fervojan rabaton de 25%.

Breslau (por orientaj k sudaj regionoj). Organizanto: Willy Thielking, Vorwerkstr. 62, Breslau. Forveturo al Leipzig: dimanĉon je 6.04-a horo. Alveno en Leipzig: dimanĉon je 12.31-a h. Veturprezo: 14.70 mk. g. (rabatita je societa veturo).

Düsseldorf (por okcidentaj k nordokcidentaj regionoj). Organizanto: Georg Buna, Gerresheimer Str. 20, Düsseldorf. Forveturo al Leipzig: sabaton je 22.18-a horo. Alveno en Leipzig: dimanĉon je 8.50-a h. Veturprezo: 18.50 mk. g. (rabatita je societa veturo).

Regensburg (por sudaj k sudorientaj regionoj). Organizanto: Johann Alzinger, Hauptstr. 16/2, Regensburg-Stadtamhof. Forveturo al Leipzig: sabaton je 9.39-a h. Alveno en Leipzig: sabaton je 15.55-a h. Veturprezo: 14.10 mk. g. (rabatita je societa veturo).

Rostock (por nordaj k nordorientaj regionoj). Organizanto: Rudi Graetz, Waldemarstr. 17, Rostock. Forveturo al Leipzig: sabaton je 21.34-a h. Alveno en Leipzig: dimanĉon je 8.45-a h. Veturprezo: 9.50 mk. g. (rabatita je societa veturo).

POSTKONGRESAJ EKSKURSOJ

Pri la postkongresaj ekskursoj jam multo estis skribita en “S-ulo”, sed malmultaj Gek-doj anoncis sin por partopreno. Faciligu al la organizantoj de tiuj postkongresaj ekskursoj la bonaranĝon, tuj anoncante vin por partopreno. Dum la Kongreso okazos neniaj ekskursoj; la ekskursoj okazos nur post finiĝo de la praktika laboro. Atentu la ŝanĝon de forveturo de Leipzig, kiu estas pli favora ol la antaŭa:

“Saksa Svisio” (Sächsische Schweiz). Organizanto: Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28. Forveturo de Leipzig: vendredon je 14.10-a h. Alveno en Dresden: vendredon je 16.10-a h. Veturprezo: 4.90 mk. g. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 13.30-a h. en ĉefstacidomo de Leipzig.

Saksa metalmontaro (Sächs. Erzgebirge). Organizanto: Willy Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim en Erzgeb. Forveturo de Leipzig: vendredon je 14.29-a h. Alveno en Thalheim: vendredon je 19.15-a h. Veturprezo: 3.10 mk. g. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 13.45-a h. en ĉefstacidomo de Leipzig.

Mezgermania industriregiono (Mitteldeutsches Industriegebiet). Organizanto: Otto Schiepe, Talstr. 12, Ammendorf ap. Halle. Forveturo de Leipzig: vendredon je 14.40-a h. Alveno en Halle: vendredon je 15.35-a h. (tie tranoktado). Veturprezo: 1.15 mk. g. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 14-a h. en ĉefstacidomo de Leipzig.

Turingio (Thüringen). Organizanto: W. Semmler, Moritz-Seebeck-Str. 2, Jena (Thür.). Forveturo de Leipzig: vendredon je 13.43-a h. Alveno en Jena: 18.08-a h. Veturprezo: 2.70 mk. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 13-a horo en la ĉefstacidomo de Leipzig.

POSTKONGRESA EKSKURSO AL “SAKSA SVISIO”

Ĉar la 9-a SAT-Kongreso oficiale jam finiĝos la 8-an de aŭgusto, la karavano al “Saksa Svisio” forveturos ne sabaton, sed jam vendredon, la 9-an de aŭgusto for de Leipzig. Nia plano publikigita en la 8-a Komuniko de la K. K. (n-o 243 de “S-ulo”) ŝanĝiĝas jene: vendredon-sabaton tranoktado en Dresden; sabaton forveturo al “Saksa Svisio”, tranoktado en Sebnitz; dimanĉon denove al “Saksa Svisio”, tranoktado en naturamika hejmo; lundon ekskurso en “Saksa Svisio”, tranoktado en Dresden. — La Gek-doj partoprenontaj senprokraste anoncu sin ĉe K-do: Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28 (Germanio).

FERVOJISTOJ — KONGRESONTOJ

Krom la fakkunsido de la trafiklaboristoj (fervojo, poŝto, tramo k. a.), kiu okazos lundon, la loka estraro de la Fervojista Sindikato aranĝos mardon, la 6-an de aŭgusto, je 20-a horo PUBLIKAN FERVOJISTAN KUNVENON kun jena tagordo: 1. laborkondiĉoj de la germanaj fervojistoj antaŭ k post la milito; 2. la labormaniero de la diversaj kategorioj ĉe la fervojo; 3. diversaĵoj. — Ĉiuj fervojistoj partoprenontaj la 9-an SAT-Kongreson, senprokraste anoncu sin ĉe K-do Max Häckel, Altenburger Str. 18, II, Leipzig S 3. Preparu vin por raporti pri laborkondiĉoj de la fervojistoj en via lando, ĉar tiel ni plej trafe povos pruvi la valoron de esp-o por la internacia trafiko.

[REKLAMO p.9] Per legado vi lernas… Legu regule… Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo”!

— paĝo 10 —

414 — SENNACIULO

Al la gekongresontoj!

Post kelkaj semajnoj la publiko parolas en Germanio pri nia renkontiĝo en Leipzig okaze de la 9-a SAT-Kongreso. Pli ol 600 K-doj jam kongresaliĝis laŭ la publikigitaj listoj. Ĉio estas preparita por akcepti la gekongresanojn. Sed, vere, la informoj pri aliĝoj al la antaŭkongresoj tute ne povas kontentigi la organizantojn.

[BILDO p.10 | 10,18,37,35] Foto: panoramo de Düsseldorf de supre, kun la ponto trans Rejno.

DÜSSELDORF. — Vido sur la Rejnon.

Tial mi uzas la okazon por denove atentigi la Gek-dojn veturontajn al Leipzig el okcidenteŭropaj regionoj k el la nord-okcidento, pasi tra Düsseldorf k halti tie almenaŭ unu tagon. Düsseldorf, lokita ĉe la bordoj de l’ riverego Rejno, prezentas al la vizitanto multajn allogojn, multon belan k vidindan. Komerco k industrio ludas distingan rolon. Ni vizitos laŭeble ĉion vidindan, precipe la kooperativajn produktejojn. En la popoldomo okazos internacia amaskunveno la 2-an de aŭgusto (vespere).

[BILDO p.10 | 10,51,38,68] Foto: korto kun fontano en ronda baseno, inter du longaj konstruaĵoj, kun kupolhava halo en la fono.

DÜSSELDORF. — Honora korto kun Rejn-halo.

La forveturo al Leipzig okazos kolektive sabaton vespere (3-an) je la 22.18 h. Multaj Gek-doj el tuta Rejnlando-Vestfalio certe ĉeestos nian antaŭkongreson. La germanlingvaj K-doj volonte parolus kun vi, ĉar granda parto ja ne havas la rimedojn por partopreni la 9-an. Estu solidaraj k aliĝu al la kongreso! Pri senpaga loĝado k manĝado estos zorgate. Kiu scipovas oratori dum la antaŭkongreso, informu nin speciale. Skribu multnombre, bone legeble al K-do Georg Buna, Düsseldorf, Gerresheimer Str. 20, I.

[REKLAMO p.10] Por la 9-a SAT-Kongreso — Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

Mi proponas starigon de “Kino-teatra paĝo” ĉe “S-ulo”. Motivigo: Multaj K-doj jam skribis en “S-ulo” pri neceso de tia paĝo, sed ĝis nun nenio estas farita. Tial la Kongreso okupu sin pri la afero. Mi povus preni sur min la redaktoran laboron, se neniu alia K-do troviĝas preta.

(7349), Moskvo.

Konsiderante unuflanke, ke la seksa demando estas treege eduka temo, due ĝis nun la polemikoj en “S-ulo” pri tiu demando nur konfuzis la problemon, mi proponas en ĉiuj n-oj de “S-ulo” k laŭeble “La Lernanto” rezervi lokon por presi materialon (ĉu originalan aŭ tradukan) pri seksdemandoj; laŭeble ankaŭ presigi broŝuron pritraktanta la problemon, konigi instruajn, kompreneblajn nacilingvajn verkojn pri seksa proletedukado, eventuale aperigi skemojn, bildojn aŭ fotojn pri tiu demando.

SAT-ano 9344.

Ĉar estas vera malhelpo por la ĝenerala SAT-agado, ke nur de jaro al jaro, okaze de la ricevo de l’ jarlibro, la anoj neabonantaj la oficialajn organojn sciiĝas pri la ekzisto de la Asocio, tial la “Valencia SAT-anaro” proponas: La SAT-Direkcio eldonu trimonate kroman oficialan eldonaĵeton, kies titolo povus esti “SAT-Bulteno”. Ricevu ĝin ĉiu aktiva SAT-ano pere de la loka peranto. La gazeteto enhavu nur skize ĉion diskonindan por la tuta membraro. Amplekso k formato estu modesta, kiel “La Lernanto”.

Se la nuna ekonomia stato de SAT ne estas favora por fari tian plian elspezon, ni ankaŭ proponas, ke ĉe la kvar aperfojoj pojare de tiu Bulteno “S-ulo” estu 8-paĝa, ĉar ni opinias, ke oni devas oferi iom el la privataj rajtoj por la komuna k ĝenerala pliboniĝo.

Je la nomo de la ceteraj anoj — Luis Hermandez (12 916).


Socialistaj Gek-doj el tuta mondo sendu salutleterojn al K-do Mermet, 56, rue du Pré, Saint-Claude (Jura, Francio) okaze de la Studsemajno aranĝota en tiu urbo de la Franca Socialista Junularo dum 22.—28. julio. Oni memoru, ke la Soc. Junularo de la Sen-departemento jam rezoluciis favore por esp-o. Leteroj esp-aj al tiu aranĝo certe havos bonan propagandan efikon.

* * *

Barcelono. Okaze de la Barcelona Internacia Ekspozicio estas starigita Esperantista Renkontejo en strato Durany Bas 8, pral., funkcianta ĉiujn labortagojn de 18-a ĝis 20-a h. vespere, por akcepti k informi esp-istojn. Presaĵoj k propagandiloj estas elmetataj.

I-A INTERNACIA FESTO DE LAB. MANDOLINISTOJ EN LEIPZIG

La 13.—15. de julio 1929 renkontiĝas proks. 3000 lab. mandolinistoj en Leipzig, por festi la unuan internacian feston de lab. mandolinistoj el ĉiuj landoj. Multnombraj anoncoj jam okazis. Germanoj, aŭstroj, holandanoj, svisoj, francoj kaj ĉeĥoj fondos en Leipzig la “Sonantan Internacion”. Per manifestacio, per amasludo sur la Placo de Aŭgusto, en grandaj artplenaj koncertoj la lab. mandolinistoj demonstros siajn kulturajn k proletajn celojn. La ondoj de la mezgermana radiosendilo disvastigos la koncertojn en ĉiujn landojn.

Gek-doj esp-istoj! Subtenu nian feston. Atentigu amikojn de niaj instrumentoj. Aliĝu al nia movado. Ĉiuj simpatiantoj, precipe kordinstrumentulaj unuiĝoj k kluboj skribu salutleterojn, por ke ni povu diri al la festpartoprenantoj, kiom disvastigita estas la granda anaro da lab. mandolinistoj. Ĉion por la ideo! Ĉion por la proletaro! Sendaĵojn direktu al: Gazet- k Propagandkomisiono Konrad Fischer, Schwägrichenstr. 13, Leipzig C 1, Germanio.

[BILDO p.10 | 64,38,92,43] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, skribplumo kaj inkujo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Varankin V., Teorio de Esperanto. Helpilo por superaj esperanto-kursoj. Eld. CK SEU — Moskvo, 1929. Pĝ. 67, Form. 15×23 cm. Prezo nemontrita.

Ni ne konsentas kun la opinio de L. K. SEU, kiu en la antaŭparolo diras, ke gramatikoj “estas tute ne bezonaj por la vasta esp-istaro”. Ĝi plie opinias, ke “esp-o estas lingvo science konstruita k nome pro tio ĝi estas tiom simpla k facile lernebla”. Ni opinias iom alie k povus facile pruvi ne nur per redakcioj de esp-aj ĵurnaloj, sed eĉ per simplaj interkorespondantoj, ke 90% de la esp-istaro — spite la facileco de la lingvo — ne scias ĝin (ni ne diru elegante), sed simple korekte skribi.

Ni tamen konsentas kun L. K. SEU, ke libroj, similaj al tiu de V., estas ĝenerale tute ne bezonaj por la esp-a publiko.

Interesa estas la Enkonduko en la teorion, kvankam ne ĉio estas akceptebla. Ofte ni povus jen ion aldoni, jen ion forstreki ĉu eĉ tute ŝanĝi. Ekz. al frazo “La lingvo evoluis el diseco al unueco” ni certe aldonus — k de unueco al diseco. Tio estas ja socia fenomeno facile pruvebla.

Ni lasu tamen la teorian parton. La plej danĝera eĉ malutila, se la libro pretendus esti instrulibro — ŝajnas al ni ĉefe la Fonetiko, en kiu K-do V. tion facilanime elŝimas [?] la teoriemon de Moch (kial ne Mok?) pri silabigo, pri “fermitaj” k “malfermitaj” vokaloj (tute malĝuste tiel nomataj!) k. s. Ni kun plezuro volus aŭdi paroli, deklami laŭ tia silabigo: la-bor-ist-in-o, est-ing-iĝ-is!! Cetere K-do V. ŝanĝas sian opinion en la § 32, kie li konsilas elparoli laŭ Zamenhof pan-jo (k ne pa -nj -o). Laŭ ni oni povas

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 415

tute bone elparoli ek-za-me-no (eĉ sub-te-ni) k nepre ne devas diri: eĝzameno, supteni, kvankam ni scias, ke oni ĝenerale tiel elparolas. Cetere, ke ks k kz troviĝas en vortoj devenaj el latina, greka ĉu alia lingvo, kiu skribas ĝin per x, tio havas grafikan signifon, sed ne fonetikan. La progresema aŭtoro erare opinias, ke c = ts; tiu lasta sono estas tamen io alia. Ankaŭ lia opinio, ke oni emas paroli anst. aktoro = attoro, estas tute neĝusta, ni volonte povas pruvi ankaŭ la kontraŭan evoluon en multaj lingvoj.

La ordigo de afiksoj ne ŝajnas al mi pli klara ol ekz. ĉe Fruictier.

Laŭ la aŭtoro (§ 56) ekz. La sinjoro estas vidva signifus La sinjoro apartenas al vidvo; al ni ŝajnas, ke la sinjoro apartenas al — neniu k pro tio li estas vidva.

La lingvo de K-do V. estas bona, k ni nur bedaŭras trovi la uzon de: maso, demonstracio, rezistanco, analitiko, sintetiko, koresponda, guverni, plenŝtona, riĉŝtona ktp. anstataŭ amaso, manifestacio, rezisto, analizo, sintaksa-sinteza (?), responda, regi, ŝtonplena, ŝtonriĉa ktp.

Ni povas la libron rekomendi al ĉiu teoriulo; sed kiel lernolibro ĝi ŝajnas al ni ne akceptebla¹.

S. Grenkamp.

¹ Kompreneble la recenzinto portas la tutan respondecon pri sia kritiko. Ni tamen devas aldone protesti kontraŭ la eldono de tiu verko fare de SEU. Tio estas rompo en la konvencio unuanime akceptita en Göteborg. Tial ke la verko de K-do Varankin estas uzebla en la tuta mondo, ĝin devus eldoni SAT. Ĉiu, kiu legis la tekston de la konvencio, kiun ankaŭ akceptis la reprezentanto de SEU en Göteborg, ne povas havi plej etan dubon pri tio. Nia protesto estas do ĉiurilate fundamentita.

Direkcio de SAT.

KOREKTOJ

En n-o 247 troviĝas diversaj preseraroj. Ni korektas nur la plej gravajn. Legu fruntpaĝe, dua kolono, unua linio 5% (anst. 5½), 3-a kol., lin. 20 de supre “ol” (anst. “el”), pĝ. 383, 3-a kol., lin. 12 de malsupre “subaĉetante” (anst. subĉatante), pĝ. 390, 2-a kol., lin. 2 de malsupre “Ilo” (anst. Ho). Sur pĝ. 386, 3-a kol., lasta linio, legu “latunojn” (anst. “la barelojn”). Ni konstatas rilate al tiu malkorektaĵo, ke ĝi ne troviĝis en nia manuskripto, sed ke kompostisto aŭ korektisto arbitre ŝanĝis tiun vorton, fuŝante nian red. aferon!

Red.

Nekrologo

12-an de junio mortis post mallonga suferiga malsano

K-do JOHANO DYŜKOVSKIJ

(10 663)

Estante mem popol-instruisto, li bone komprenis utilon de internacia lingvo por la laboristaro k, kvankam tre ŝarĝite per partia k socia laboro, li trovis tempon ankaŭ por esp-o, gvidante SEU-ĉelon en Smolensk. Nian profundan kondolencon al lia familio.

Smolenska SAT-rondo.

NIA POŜTO

7987. — Certe vi prave postulas, ke verkistoj piednote klarigu en siaj verkoj neologismojn (neoficialajn vortojn). Ankaŭ la aŭtoro de “Prozo Ridetanta”, el kiu verko vi eltiris la sekvantajn vortojn, devus fari tion. Jen la klarigoj: Beata = proks.: feliĉega; pie ravita sakra = sankta, amatest’ = am-atest’ (!), bolido = arda aerolito (astr.), sino = subbrusta virina korpoparto, ankaŭ metafore uzata, neglekti = malzorgi, langvoro = sopiro, aŭdaci = kuraĝegi, furzi = ellasi gasojn el la intesto. Pri la neceso de kelkaj el tiuj vortoj oni povas dubi. N. B.

Radliv. — Atentu pri uzo de l’ akuzativo (ne apostrofebla), ĝenerale pri la gramatikaj reguloj! La du lastaj strofoj aspektas tre kriplaj. Sed ni ne volas malkuraĝigi vin en via verkado. Oni ne povas sukcesi tuj en la komenco.

12 440. — Ni notis vian skribon al “Jun. Sekcio”. Reprez. de SAT ĉe la kunveno jam elektiĝis.

5618. — Via artik. estas sendita al Red. de TEPS (edukista servo).

Studento. — Via artik. sendita al Red. de “Scienc-Kult. Paĝo”. Red.

6707. — Nekrologoj por membroj estas senpagaj, sed ni devas sendi ilin antaŭe al Paris.

Novorossijsk. — Ni kompreneble ne kulpas, se vi tiun aŭ tiun n-on ne ricevas. Sole kulpas la poŝto. Se ni kulpus, tiam vi neniun n-on ricevus.

13 475. — Ni ne kulpas, se vi 2 n-ojn ne ricevis, cetere ni ĝuste sendas. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

BELGIO

K-do Helman por Urlich (peltisto), 1. Place Betlehem, Bruxelles, dez. koresp. kun peltistoj, partoprenontaj la Lajpcigan Kongreson. Certe resp.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Jos. Gabriel, Holeischen Nr. 7, ap. Plzen, sendas al ĉiu 50 div. PM el Ĉ.S.R., se li ric. la saman kvanton de aliaj landoj. Sendu unue!

K-do Franz Hoffmann (tajloro), Neustadt a. d. Tafelfichte, Schlossergasse 41, dez. koresp. kĉl. pri politik. lab., kom. junul. temoj k ruĝa helpo, L. PK. Resp. garantiata.

GERMANIO

K-do Kurt Spiegel, Uferstr. 37, I, Chemnitz, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do Alfred Hirsch, Fichtestr. 13, Leipzig S 3, dez. koresp. kĉl. pri amatorfotografado.

K-do Bruno Madretzke, Berliner Str. 76, Breslau 3, dez. koresp. kĉl., L, PI, bfl. Resp. garantiata.

K-dino Johanna Schröter, Kasernenstr. 3, I, Zittau i. Sa., dez. koresp. kĉl. junularo pri junular-movado, L, PI. Certe resp.

K-do Reinhold Höhne, Freiheitstr. 67, Merkstein – Streiffeld, Kreis Aachen, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata.

Gesportuloj, vizitonte la olimpiadon en Vieno vi skribu al: “Sportklub 1900”, Bleichrasen, Schweinfurt i. Bay.

— Kiu dez. kolektivan koresp-adon kun virina sekcio de sportklubo laborista? Tiu skribu al: “Sportklubo 1900”, Bleichrasen, Schweinfurt i. Bay.

— Infan-rondeto de sportklubo laborista, dez. kolektivan k individuan koresp-adon. Skribu letere al: “Sportklubo 1900”, Bleichrasen, Schweinfurt i. Bay. Resp. garantiata per la loka LEA-grupo.

Adresŝanĝo. — K-do Theodoro Dorn, Vordere Sterngasse 2, b. Müller, Mundenheim, Pfalz (antaŭe en Heidelberg).

K-dino Marie Frey, Hellspergstr. 1, Mühldorf a. I., dez. koresp. pri vivreformo, vivkondiĉoj k -kutimoj, liberpenseco, L, PI. Certe resp.

HISPANIO

K-do Antonio Alberola (SAT 13 663), Colomer N-o 8, Valencia, dez. koresp. kĉl. gek-doj pri simplaj temoj k interŝ. i. gaz. L, PK, PI.

SOVETIO

— Esp. rondeto ĉe Pskova Malliberejo dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: Pskov, Postnikovskaja, 19, al K-dino Vronskaja.

K-do Boriso Mileŝkin, Ciganskaja, 31, kv. 4, Saratov (20 j.), dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

— Pionir-taĉmento je la nomo de Buĥarin dez. koresp. kun geknaboj el ĉl. pri ĉ. temoj. Skribu multnombre al K-do B. A. Ejdmiller, Srednij prosp. 50, kv. 5, Rostov (Don). Ni ĉiam al ĉ. resp.

K-do N. Proskurin (lernanto), str. Gogoleva, 82, Barnaul, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, L, PI, gaz., ĵurn. Certe resp.

K-do E. Jarovlev (j. lernanto), str. 2-a Projezd, 3, Barnaul (Sadgorod), dez. interŝ. L, PK, PI, kĉl. Certe resp.

K-do T. Aloŝin (30 j. kamparano), Loŝkarivska detkolonio, Nikopol, dez. koresp. pri agrikulturo k politiko.

— paĝo 12 —

416 — SENNACIULO

SOVETIO (daŭrigo)

K-do P. Ĥozov (junlaboristo), str. Internacia, 198, Barnaul, dez. koresp. kun japanaj, amerikaj k francaj Gek-doj pri lab. vivo, L, PK. Resp. garantiata.

K-do Miĥajlov – Filippov, Gogolevskaja, 20, kv. 34, Jalta, Krimeo (invalido de milito), dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, gaz.

K-do K. Gurov (studento-sportulo), Teĥnikum Fizkulturi, Stalingrad, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, sport-PI k sport-gaz. Resp. garantiata.

SVEDIO

Koresp-adon dez. knabinet-esp-istino Ingrid Anderson (10 j.), Poŝtkesto, 278, Karlsborg k. a. gelernantoj (10 ĝis 16 jaraj) en esp. rondeto. Adr.: Esperanto-Rondeto, Poŝtkesto, 202, Karlsborg.

USONO

K-do Peter S. Epifanovich, Box, 47, Internat. House, 500 Riverside Drive, New York, dez. koresp., L, PK, il. gaz.

Angla K-do

kiu vendas sapon kaj kandelojn, deziras eltrovi germanan fabrikon, kiu mendos ilin por vendi la samon en Anglio. Ĉu estas germana K-do, kiu helpos eltrovi detalojn, prezon ktp.? Li sendu informojn laŭ mia adreso: A. Sheldon, SAT-ano 4301, 11 Brentwood Ave, Timperley Cheshire, Anglio.

ATENTU, GELABKOROJ!

Redaktejo de Nordlanda ĵurnalo “Pravda Severa”-Arĥangelsk, sur siaj paĝoj aperigas konstantan faketon- “Internacia korespondado” per esperanta materialo.

Peto al K-doj, kiuj volas fariĝi konstantaj korespondantoj de la ĵurnalo, aŭ simple helpi al ni: sendu artikolojn, leterojn kaj fotojn laŭ adreso de la Redaktejo aŭ peranto K-do Erjuĥin Aleksandro (9682).

Tre dezirinde estas ricevi respondojn kaj adresojn de Segfabrikaj laboristaj ĉeloj en Svedio, Norvegio, Ameriko ktp. por interligiĝi kun niaj samspecaj [nelegebla] organizoj.

La korespondado estas rekompencota laŭkonsente.

Gek-doj respondu kaj skribu multnombre!

Radio-informoj pri USSR

ESPERANTLINGVAJ

de l’ Ĥarkova stacio (potenco 12 kŭ. ĉe l’ anteno, ondlongo 1680 m.) dum somera periodo estas transsendataj ĉiudimanĉe je la 22-a h. vespere de MET.

Peto al ĉiuj niaj aŭskultantoj informi nin pri aŭdebleco k kvalito de dissendoj laŭ adreso:

Ĥarkov (USSR), Radjanski majdan, Radiomovlennja.

TUTUKRAINA ADMINISTRACIO DE RADIOFONIO.


Por progresigo en esperanto dez. koresp. kĉl. pri ĉ. t. L, PI, PK:

  1. Rojencova (kalkulistino) — Samara, Raboĉaja, 41, kv. 4.
  2. Solovjev (teknikisto) — Samara, Nekrasovskaja, 48, kv. 2 — aparte pri laboro, moralo [?], tekniko, ankaŭ virina movado.
  3. Fervojista SEU-ĉelo — Samara, Pravlenie S.-Zl. dor., al K-do Afanasjev (pri fervojistaj demandoj k ŝparkasoj).

1000 edukistinoj

el Ruĝa Franca Edukistaro

deziras

daŭran korespondon

kun ĉiulandaj edukistinoj pri profesiaj, virinaj, sociaj temoj.

Esperanto-peranto:

M. Boubou, 96, rue St. Marceau, Orléans (Loiret), Francio.


Rondeto de intern. lab. interrilato ĉe invalida ruĝa anguleto de regiono “Krasnaja Presnja” de socia asekuro en Moskvo dez. koresp. kun ĉ. organizoj de militinvalidoj, partoprenintoj de l’ mond-milito pri div. demandoj. Resp. garantiata. — Sovetio, Moskvo, 5-aja Tverskaja Jamskaja domo 3 Krasno-Presnenskij Raionnij Otdel Socialnago Obezpeĉenija V krujok meĵrabsvjazi pri krasnom ugolke.

PROLETA JUNULARO

dez. koresp. individue k kolektive kĉl. pri ĉ. temoj. — Bonvolu amase skribi al: Naturamika junularo, Allerheiligenstr. 51, Frankfurt a. M. (Germanio).

●

JUNULO 23-JARA

tre deziras havi koresp., interŝanĝi L, PK, PI kun belaj fraŭlinoj el Ameriko kaj Italio. Adreso: Sovetio, Sebastopolo, str. 9-a januaro n-o 42, loĝ. 1. Nikolao Barmin.

●

LABORISTAJ ESPERANTISTOJ

dez. korespondi kun ĉiuj landoj k pri ĉiuj temoj. — Respondo garantiata.

Adr.: “Raboĉij Klub-Metallist”, Brjansk (Sovetio).

ATENTU, KOOPERATIVANOJ!

Okaze de Internacia Tago Kooperativa 6.—7. julio oni aranĝas ekspozicion de kooperativaj gazetoj, ĵurnaloj, fotografaĵoj k aliaj koncernaĵoj kooperativaj. Eksterlandaj K-doj k ankaŭ K-doj el federaciaj k aŭtonomaj sovetaj respublikoj sendu nacilingvan materialon laŭ adreso: Sovetio, Niĵnja-Salda Tagilskogo okr., Uralo, al K-do Voroncov Sergej. Al ĉiu sendinto reciproke estos sendataj gazetoj, PI, fotoj ktp.

INDIVIDUE KAJ KOLEKTIVE!

Sukcesplena SEU-ĉelo ĉe Palaco-Klubo de fervojistoj en Dnepropetrovsk serĉas Gek-dojn el la tuta terglobo por interesplena k daŭra interkoresp. pri ĉiuj interesaj temoj. Interŝanĝas il. gaz., PK, L, fotojn ktp.

Do, atakegu nin multnombre, des pli, ke la loka SAT-Peranto K-do S. Kudrjavicki, konsentis zorgi pri akurateco de l’ resp-ado.

Adr.: Klub Jeleznodoroĵnikov, Leninskaja ul., Dnepropetrovsk, “Esperanto”.


Foto-Kino-Societo “ODSK”, Puŝkina str., Barnaul, dez. interŝ. spertojn, materialojn, fotojn kĉl. lab. foto-societoj, apartaj grupoj k individuoj. — Niaj kursanoj interŝ. fotojn, gaz. k ĵurnalojn. Resp. garantiata.


SOVETIO

Por sin perfektigi en Esperanto dez. koresp. kĉl pri ĉt. L, PK, PI:

  1. Svejkus — Samara, Sovetskaja, 123, kv. 2 (32 j. komunisto, fervojista laborinstruktoro) — aparte pri Socia laboro, labkor-a movado.
  2. Maleeva — Samara, Samarskaja, 76, kv. 4 (20 j. komjunulino fervojista) — aparte pri junularvivo k novaĵoj en tekniko.
  3. Kazankov — Samara, Vokzal, Verĥnij telegraf, komn. 378 (19 j. komjunulo, elektroteknikisto).
  4. Krasikov — Samara, Krasnoarmejskaja, 55, kv. 8 (teknikisto).
  5. Dominikovskaja — Samara, Capajevskaja, 160, kv. 5 (kalkulistino) kĉl, aparte kun Francio.
  6. Andreev — Samara, Sadovaja, 261, kv. 8 (kalkulisto), nur pl.

[REKLAMO p.12] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta — Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. —o— Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. Havebla ĉe Administrejo de SAT.

[REKLAMO p.12] Proverbaro Esperanta laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana” de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

ENHAVO: — paĝo

La troloĝateco de l’ mondo 405—06 Letero el Persio 406—07 La nacia reviviĝo en Blankrusio 407—08 Ĉu likvido de l’ milito? 407—08 Tago el mia vivo 408 Bankekskurso k propagando 409 Diskutejo 409 Sennacieca Edukista Paĝo 410—11 Tra Esperantio 411—15 Korespondado, Anoncoj 415—16

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 250, 18-a de julio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 250 — APERAS SEMAJNE — 18. Julio 1929

[BILDO p.1 | 41,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA LABORISTA PROBLEMO EN USONO

ENKONDUKO

La usonaj temoj estas aktualaj. La eŭropa burĝaro, timigata de la kreskado de sia timinda konkuranto, studas angore la metodojn, uzatajn en Usono, kaj klopodas konformigi ilin al siaj propraj kondiĉoj.

Por la tutmonda laborista klaso Usono indas ankaŭ specialan atenton. Efektive, ĝi estas ofte prezentata kiel lando, en kiu la kunlaborado de la kapitalo kaj de la laboro produktas altajn salajrojn. Estas gravege scii la veron pri tio kaj koni la sekvojn por la laborista klaso de la Teloraj kaj raciigaj metodoj, pri kiuj oni tiel multe aŭdas nuntempe.

Tial ni kompiltradukis “la laboristan problemon en Usono”, kiu alportas gravan kontribuon al la studado de tiuj ĉi temoj. La verkisto ne estas revoluciema; estas leĝara agregaciulo¹ en la Lyona Universitato, komisiita por enketi de la tre burĝa “Socia Muzeo”. Lia atesto tiom pli gravas. Tiu ĉi dika libro estas la rezulto de personaj kaj senperaj esploroj, kiujn sinjoro Andreo Filip (Philipp) dum du jaroj en Usono plenumis; ĝi konsistas el du partoj, kiuj traktas laŭparte pri la mastraj kaj pri la laboristaj metodoj; ni kompiltradukis nur la unuan parton, elektante la plej karakterizajn pecojn. Nur la subdivido en ĉapitroj kaj la titoloj estas niaj.

La legantoj klarigos al si, ke la usona situacio ne estas tia, kian gloras la burĝa gazetaro: la klasbatalo estas en Usono tiel akra kiel en Eŭropo; La Telorismo celas alkonduki la laboriston al stato de “trenata gorilo” laŭ la esprimo de sinjoro Telor mem, kaj la laboristoj dependas absolute de la mastroj.

Tial, kun sinjoro Filip “oni povas diri sen troigo, ke, malgraŭ la preskaŭ demokrata aspekto de l’ Usona Konstitucio, kaj la ĉeestado de Liberstatuo, ĉe la eniro al la Nov-Jorka haveno, Usono estas hodiaŭ en la tuta mondo la plej perfekta tipo de la kapitalista diktatoreco”.

La Alĝeraj Esperantistoj.

KIEL LA AŬTORO FARIS SIAN ENKETON

La usonaj metodoj disvastiĝas rapide en Eŭropo kaj multaj akceptas ilin kun iafoje senkritikema entuziasmo; tial ŝajnis al mi interese ekzameni tiujn metodojn pli intime en la lando, en kiu ili naskiĝis, kaj difini precize la efikojn, kiujn ili havas sur la materiajn kondiĉojn kaj la moralan sendependecon de la laboristoj.

Tiuj ĉi esploroj okazis per tri sinsekvaj metodoj: laboro laŭ dokumentoj, ĉeloka enketo, persona sperto.

Dum la ses unuaj monatoj de mia restado en Usono, mi tralegis la librojn, la revuojn, dokumentojn, publikigitajn pri la laborista temo; la dekok sekvantaj monatoj estis utiligataj por enketo en la diversaj usonaj ŝtatoj kaj por la vizito al kvin aŭ ses cent fabrikoj.

Fine, kiam la akiritaj informoj ne kontentigis min aŭ kiam mi ne povis eniri fabrikon, mi dungiĝis kiel laboristo kaj mi povis, tiel, persone vidi tion, kion mi deziris koni.

1. Mastra batalo kontraŭ la laborista movado

La ĉefa mastra aktiveco, tiu, kiu ludas la unuan rolon en multaj industrioj, estas la batalo kontraŭ la laborista movado; kontraŭ la sindikatoj aŭ “Trade Unions”, starigitaj rapide depost la mezo de la 19-a jarcento, kaj organizitaj jam de 1886 en la fortega Labor-Federacio, la mastroj ne restis neaktivaj.

La unua ĝenerala kontraŭstar-movado de la mastroj komenciĝis en 1901, kiam la Labor-Federacio ekfariĝis minaca.

Tiam estis organizataj kelkaj mastraj unuiĝoj kaj multaj lokaj grupoj nomitaj “Civitanaj Komitatoj”. Dum 1903 ekzistis 355 lokaj grupoj, 66 ŝtataj organizoj, 6 industriaj organizoj kaj 1 nacia asocio. Tiuj klopodoj sukcesis malplirapidigi la progresojn de la laborista movado. Kaj de 1904 ĝis 1914 la laboristaj sindikatoj estis kvazaŭ senprogresaj. Dum la milito la laboristoj profitis sian strategian situacion kaj la sindikatoj atingis gravajn sukcesojn. Sed tuj depost la paco kaj la alveno de malvigla periodo, tre intensegan agitadon iniciatis la mastraj grupoj; ĝi estis komencata en 1919, kiam la mastroj de Sietl (Seattle¹) organizis Industrian Asocion por la “open shop²”. Tiu ĉi vorto “open shop” signifis primitive laborejo malfermata al ĉiuj laboristoj, unuiĝanoj aŭ ne kontraŭstare al la “closed shop³”, malfermata nur al la sindikatanoj. Fakte, kiam la mastro sukcesis batal-senkapabligi la laboristan organizon, li fordungas regule la sindikatajn laboristojn kaj lia fabrikejo iĝas tiel ne “open shop” sed “closed non Union-shop”. La vera celo de la Asocio estis do forpuŝi el siaj fabrikoj la sindikatanojn, kaj, kiel ĝi mem indikis, “kontraŭ-batali la bolŝevikajn, revoluciajn kaj eŭropajn ideojn”. Por la reklamo oni multe klopodis per gazetanoncoj, afiŝoj kaj afiŝetoj. La mastroj el Indianapolis sekvis la agitadon kaj disdonis pli ol milionon kaj duonon da propagandaj broŝuroj, atakantaj la unuiĝojn kaj postulantaj la “open shop”. Fine la mastra asocio de la Indiana ŝtato, grupiganta reprezentantojn el pli ol cent industriaj urboj, deklaris sian opinion en la sama direkto kaj konsilis al siaj anoj rompi ĉiujn rilatojn kun la laboristaj organizoj. La agitado favore al la “open shop” dislarĝiĝis en tiuj usonaj ŝtatoj, kaj de 1920 ĝis 1922, mastraj atakoj persiste okazis en ĉiuj industrioj; ili sukcesis plejofte kaj estis tute ekstermataj la sindikatoj de buĉistoj, fervojistoj, maŝin- kaj domkonstruistoj.

2. Spionado je la servo de l’ mastroj

En sia batalo kontraŭ la sindikatoj kaj, speciale, en sia klopodo ekkoni la intencon de la laboristoj, la mastroj ne hezitas utiligi spionadon. “Sekreta servo” ekzistas nuntempe preskaŭ ĉie, kaj estas malmultaj fabrikoj, kie ne ekzistas unu aŭ pluraj laboristoj, sekrete pagataj de la kompanio, por spioni siajn kamaradojn. Sed multaj entreprenoj uzas pli “sciencan” metodon kaj alvokas

¹ Diplomita instruisto.

¹ Granda haveno apud la Pacifika oceano.

² Open = malfermata. Shop = laborejo.

³ Closed = fermata.

— paĝo 2 —

418 — SENNACIULO

agentejojn de detektivoj, specialigitaj en tiu laborspeco. Unu el la plej konataj estas la “Sherman Detectiv Agence” kiu, en broŝuro, publikigita en 1917 sub la titolo “Sherman Service”, difinas jene sian aktivecon: “La ‘Sherman Service’ estas nacia organizo de gehomoj, kiuj sin dediĉas al la laboristaj problemoj; ili devigas la mastrojn rekoni kaj apliki la oran regulon¹ en siaj rilatoj kun siaj laboristoj; spirito de reciproka kompreno rezultas de tio kaj kondukas al harmonio kaj al kooperado.” La metodo uzata por efektivigi tiun kooperadon estas indikata en la sama libro kelkajn paĝojn pli poste, en kiuj, parolante pri striko, la aŭtoro skribas: “Ni estis alvokataj kaj ni ricevis plenan agliberon; 6 detektivoj, du po nacieco supernombra inter la laboristoj, iris tra la urbo kaj baldaŭ konis ĉiujn ideojn de la strikantoj, iliajn pionirojn kaj la plej fervorajn agitantojn; ili helpis morale kaj finance la strikantojn kaj tiel akiris ĉe ili grandan influon. Post 15 tagoj la fabriko malfermis denove siajn pordojn. Tiam estis facile al niaj agentoj okazigi malakordon inter la laboristoj, tiagrade ke ĉiu sindikata kunveno finiĝis per batalo; fine la organizo estis tute detruata kaj la laboristoj rekomencis la laboron.” Tiuj taktikoj estas ankoraŭ precize indikataj en jenaj instrukcioj senditaj al unu el la agentoj de Ŝermen dum la ŝtalstriko en 1919: “Instigu plejeble malamon inter la italoj kaj la serboj; disfamigu ĉe la serboj, ke la italoj rekomencas la laboron; vivigu ĉiujn temojn, kiuj povus ardigi malamon inter ambaŭ naciecoj.”

La detektiv-societoj sin montris tre utilaj por detrui la laboristajn organizojn, kaj grandparte ilia aktiveco kaŭzis la malsukceson de la ŝtalstriko dum 1919; sed la spionoj ne nur detruas la strikojn, — ili kreas ilin; plurfoje malordoj estis okazigataj en fabrikoj ĝis tiam kvietaj por timigi la mastrojn kaj akiri kontraktojn kun ili: tiel, en la instrukcioj de l’ Ŝermen-Servo al iu agento, oni trovas tiujn rekomendojn: Prezentu raporton al la “Western Electric Co”, deklarantan, ke la sindikato estas preta organizi la laboristojn, ĉar mi volas kontrakton kun tiu kompanio; instigu malordojn en la kompanio, ĉar mi volas kontrakton kun ĝi! Fine pro sia deziro detrui la sindikatojn, la detektivoj ne hezitis konduti kiel provokistoj kaj eĉ fari krimojn. En la distrikto Ĉikago-Gari, mencias la raporto de l’ “Interchurch World Movement²” unu el la agentejoj fariĝis tiel aktiva, ke unu el ĝiaj direktoroj estis kulpigata pro “provo krei disputkonfuzojn” kaj “provo okazigi amasmortigon”. Post 5 monatoj la akuzo estis forlasata.

(Daŭrigota.)

¹ Per “ora regulo” la usonanoj komprenas la principojn entenatajn en la Evangelia Prediko sur la Monto.

² La “Interchurch World Movement” (Monda movado inter-eklezia) estas organizo celanta unuigi en komuna socia aktiveco ĉiujn protestantajn sektojn de la mondo.

K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el “S-ulo”, nepre menciu la fonton!

VIVU LA NEŬTRALECO!

La “Mondpalaco” (france: Palais Mondial) estas konata en ĉiu kultura lando. Ĝi, la “radikala” scienca entrepreno, prenas sian originon el Svisio kaj havas multajn sekciojn en diversaj landoj. La centro estas en Svisio.

Kia estas ĝia celo?

[BILDO p.2 | 37,30,57,59] Foto de Horti en uniformo kun ordenoj, sidanta sur seĝo kun sabro; malantaŭ li staras gardisto kun plumhava kasko kaj halebardo. Subskribo: «HORTI — La “renoviganto de Hungario”».

Doni la veran bildon pri la origino de l’ universo, la historio de l’ mondo, en la diversaj epokoj. Prezenti la nunan socion, teknikon. Ĉion tion ĝi devas efektivigi per siaj muzeo-ekspozicio, siaj prezentadoj.

Ĝi nomiĝas la “radikala scienc-kultura societo”. Oni ne ektimu: — ĝi detenas sin de la “dekstraj” k “maldekstraj” ekstremoj. Ĝi restas ĉiam neŭtrala. Ho! Sed ĉi tie ni kaptas la birdon. Unuflanke ĝi nomas sin la vera scienckultura societo kaj volas pruvi tion per la fakto, ke la faŝista junulaĉaro foje detruis la Bruselan muzeon de la societo, — aliflanke ĝi asertas ĉiam resti neŭtrala.

La neŭtralecon ni SAT-anoj jam spertas en nia esperanta medio. Nun ni vidu, kiel tiu societo plenumas sian taskon.

Antaŭ iom da tempo okazis parolado en la Brusela sekcio de “Palais Mondial” pri Hungario. La prezentanto estis anoncata kiel Korbuly Béla (sekretario de la “senpolitika” — faŝista — hungara klubo en Bruselo). Eksciinte tion, ĉi tie loĝantaj hungaroj, klaskonsciaj laboristoj, decidis iri tien kaj ĝustigi la antaŭvideblajn fanfaronojn.

La prezentanto per lumbildoj montris al la ĉeestantaro la mistikan historion pri la origino de la hungaroj. Poste li priskribis la restadon sur la nuntempa teritorio, kaj fine larmokule kaj plorvoĉe li deklamis: “… Vekiĝu hungaroj! Revivigu la Grandan Hungarion! La hungaroj ne estu sub jugo de aliaj nacioj (li deziris prefere, ke tiuj lastaj estu sub la hungara). La prezentanto finiĝis kaj sekvis la inaŭguro de la hungara sekcio en la Mondpalaco. Tie denove parolis tiu subaĉetito de la Horti-reĝimo. Sed en tiu momento ni ne plu atendis. K-do nia petis permeson por paroli, ĉar antaŭe oni ne lasis tempon por tio. Li prezentis la veran bildon pri l’ nuna Horti-banditio. Li priskribis la mizeron, la persekutojn, la teroron, la amasajn memmortigojn ktp. kaj rimarkigis sarkasme, ke en la hungara sekcio oni povas vidi la portretojn de la ekzekutistoj Horti, Betlen k. a. kaj ties palacojn, sed ne la mortigitajn klaskonsciajn laboristojn kaj dens-amase loĝatajn ĉambrojn.

Post tiuj vortoj la prezidanto de tiu “radikala-neŭtrala” societo diris, ke li povus arestigi nian K-don pro lia parolo, ĉar Belgio estas en tre amikaj rilatoj kun Hungario. Sed ke li ne faras tion (ĉu pro kompato?). Krome li diris, ke oni ne povas uzi la Mondpalacon kiel propagandilon. (Ĉu ankaŭ al la faŝista servisto li diris tion? Mi dubas.) Li diris ankaŭ, ke sur la tero vivas du miliardoj da homoj kaj ke oni ne povus sampensigi ilin. Fine li ruze aranĝis la aferon tiel, ke ni ne povu klarigi nian opinion pri tio.

SAT-anoj, vidu tion kaj tiru la konsekvencojn! Tiuj sinjoroj estas neŭtralaj al unu flanko, sed malneŭtralaj al alia. Se vi renkontos tiajn hipokritaĵojn, forŝiru la vualon kaj elmontru ties veran vizaĝon! La mondon ne transformos tiaj idealiste-neŭtrale-pacifistaj organizoj, sed la movado de la klaskonscia laborularo en fabrikoj kaj kamparo.

8464 (Bruselo).

★

La laborkondiĉoj kaj stato de la kamparanoj en Malgrandpolio

La plej multaj kamparanoj posedas ne sufiĉe da kampo, por ke ĝi povu vivteni ilin. Ili devas forvendi siajn laborfortojn. Vintre ne estas eble ricevi laboron, kaj la salajro por la ricevata laboro estas tiel malalta, ke ĝi sufiĉas nur por hejtaĵo. Ĉion ceteran oni devas ŝpari dum somero, dum kiu sezono la salajro varias de 1,50 ĝis 2,50 zlotoj (0,16 ĝis 0,28 dol.) tage. La labortempo estas nature de sunleviĝo ĝis malleviĝo — krom 1 horo da tagmanĝa paŭzo. Senkampuloj ne povas vivteni sin per taglaboro, ili devas fordungi sin al grandbienuloj tutjare. La salajro estas pagata per produktoj.

En nia distrikto la salajro estas por unu jaro:

1200 kg da greno po 30 zl. = 360 zl. (40 dol.)
3000 kg da terpomoj po 5 zl. = 150 zl.
1000 kg da hejtaĵo po 5 zl. = 50 zl.
365 litroj da lakto po 30 gr. = 100 zl. 95 groŝ.
Sume 660 zl. 95 groŝ.

Per tia salajro devas vivi familio de 4 aŭ 5 personoj. La ukrainaj naciistoj volas vidigi al la vastaj ukrainaj amasoj la kaŭzon de la mizero en la nacia malvenko en jaro 1918, kaj laŭ ili la unusola helpo estas en nacia batalo kaj la klasbatalo estas la malfeliĉo. La polaj naciistoj ne havas tempon respondi al sociaj demandoj, ĉar ili devas armi kaj konstrui milit-ŝiparon kaj aerŝiparon por defendi la patrion. La vivo estas la plej bona instruisto, la deklara memstareco de la pola ŝtato spertigis al la malriĉaj

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 419

amasoj, ke la liberiĝo kaj pliboniĝo de la mizero ne venos de la nacia idolo nek de la hodiaŭaj naciaj polaj socialistaj partioj. La popolo trompita de dekstraj kaj maldekstraj partioj helpis en la jaro 1926 al hodiaŭa ŝtatreĝimo preni la ŝtatdirektilojn.

Sed de tiam la Pilsudski-reĝimo neniel plibonigis la cirkonstancojn. La urĝajn ŝtatproblemojn kiel kampparcelan ligon kaj demandojn pri naciaj malplimultoj oni ne ekkomencis solvi. Trankvile la kapitalistoj ekspluatas la senhelpan laboristaron kaj la malriĉajn amasojn. Perforte oni silentigas la homojn, kiuj ne povas kaj ne volas silenti. Sed post la disfalo de la nuna hibrida reĝimo, ankaŭ la popolo mem decidos pri sia estonto kiel en majo 1926.

Ŝlojmi (14443).

[REKLAMO p.3] Ĵus aperis kiel 8-a volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo” — Leo Tolstoj — ĤODINKA — Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. 64 pĝ. Prezo: 0.60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

MEZGERMANIO

(Postkongresa ekskurso)

La kooperativa movado

Ĝi komenciĝis en la jaro 1890 en la urbo Halle¹. Tiam la unua konsumkooperativo estis fondata de 59 personoj. La celo de la fondo estis, per memhelpo plibonigi la vivstaton de la membroj. En tiu tempo la prezoj por nutraĵoj en Halle estis tre altaj kaj certe jam pli frue estus fondiĝinta kooperativo, se ne estus malhelpinta al la adeptoj de la kooperativa ideo la tro komplika kooperativa leĝo, laŭ kiu estis allasebla nur la ne-limigita garantidevo. Malsukcesoj efikis tiam precipe malutile, ĉar la kooperativanoj estis devigataj per sia tuta havaĵo garantii por la kooperativo.

En la jaro 1889 la kooperativa leĝo estis aliigata kaj ekhavis plifaciligon tiu-direkte, ke apud la nelimigita garantidevo estis ekpermesata ankaŭ la limigita. Per tio la aliĝo al kooperativo fariĝis malpli danĝera.

En oktobro de la jaro 1890 la juna kooperativo malfermis la unuan vendejon en la urbo. La kondiĉoj por prosperado estis favoraj pro la ĝenerala multekosteco tiutempa. Post la unua jaro oni povis pagi al la anoj, kies nombro dume estis pliiĝinta je 339, dividendon da 7%. Sed kia stranga idearo tiam ankoraŭ regis inter la membroj, montriĝas el tio, ke oni malakceptis petskribon de 32 loĝantoj de la najbara vilaĝo Dölaŭ pro instalo de vendejo en la sama loko. La Dölaŭanoj eĉ pretis anticipe prunti sumon da 1000 mk. g. Sed la membroj de la Ĝenerala konsumkooperativo konsideris la aferon de la konsumkooperativoj kiel nur-lokan.

En la jaro 1893 oni malfermis jam duan vendejon en alia strato de la urbo kaj la postan jaron la kooperativo pagis al siaj membroj jam 13% da dividendo. Krome restis ankoraŭ sufiĉa sumo por povi pliprogresigi la movadon.

El la raportoj tiamaj evidentiĝas, kun kiom da malamo oni kontraŭstaris la konsumkooperativojn. Ekzemple, iuj mastroj maldungis siajn laboristojn pro aneco ĉe kooperativoj. En konferenco de metimajstroj en jaro 1895 estis akceptata rezolucio, en kiu estis dirata, ke la konsumkooperativoj estas danĝeraj por la monarĥio kaj ŝtato kaj iliaj membroj estas anoj de rabista bando.

Ankaŭ en la posta tempo per sennombraj kalumnioj kaj friponaĵoj oni agadis kontraŭ la disvolviĝo de la kooperativa movado. Sed spite la plej senskrupulaj agitmetodoj oni neniel povis malhelpi la konstantan, kvankam malrapidan prosperadon de la kooperativo.

Estis malfermata vendejo post vendejo. La dividendo altiĝis foje ĝis 15%. Estis konstruata centra deponejo kun propra bakejo en la jaroj 1902—1904. En la postaj jaroj pli kaj pli enradikiĝis la ideo pri unuiĝo kun la kooperativoj dume fondiĝintaj en la vilaĝoj lokiĝantaj ĉirkaŭ Halle. Kaj tiu projekto ankaŭ baldaŭ realiĝis. Krom la grandioza centrejo, en kiu ankaŭ estas bakejo, instalita per plej modernaj maŝinoj kaj

¹ Pri Halle relegu artik. en n-oj 240/241.

Ĉu likvido de l’ milito?

(Vidu antaŭan n-on)

Lora: Oni multe parolas en la lasta tempo pri la stabiligo de l’ or-aĉetpovo. Se estas eble redukti la prez-variadon al minimumo, per teknikaj procedoj (kontrolo super merkato, vendoj kaj aĉetoj de devisoj fare de la BIP), estas neeble iam fiksi tute la proporcion, en kiu la diversaj varoj spegulas kaj esprimas sian valoron laŭ tiu de l’ oro. La teknika progreso, la modifoj, kiuj efektiviĝas ĉiutage en la produktado, la kunpremo de l’ tempo bezonata por produkti tiun aŭ alian artiklon, ne parolante pri la agado de l’ monopoloj, reefikos ĉiam sur la prezojn. Sekve oni devas gardi sin kontraŭ iluzioj. Kvankam oni povas malplirapidigi la abruptajn repuŝiĝojn ĉe la supraĵo kaŭzatajn de la konkurenco, oni ne scius malstarigi la leĝon pri la valoro.

Delezi: Sendube; sed la stabiligo de l’ oro havas precipe kiel celon malfortigi la puŝojn sur la ekstera merkato, kaj certigi la garantion de l’ pruntoj kun longa pagtempo.

Dume, la Internacia Banko havos ankoraŭ alian funkcion, eble plej gravan el ĉiuj: la solvon de la disvendeja krizo. Ĝuste tiu ĉi demando okupis la ekspertojn multe pli ol la reguligo de l’ ŝuldoj. Oni devas doni al la industrio la eblon disvendi siajn produktojn kaj al la senlaboruloj okazon labori.

Ekzistas landoj, kiuj bezonas ilaron, fervojojn, ŝoseojn. Ili ne havas monon por ilin aĉeti. Cent kvindek milionoj da kamparanoj, en la oriento de Eŭropo, fariĝintaj bienuloj, ĉu per la bolŝevika revolucio (USSR), ĉu pro timo je tiu ĉi revolucio (Polio, Rumanio), postulas nur ilaron — kaj krediton por ilin akiri — por pli bone kulturi sian grundon kaj elatingi la produktokvanton, kiun oni tiras el ĝi en okcidenta Eŭropo. La BIP pruntedonos al ili tiun monon.

Lora: Sed kie ĝi prenos tiun ĉi monon?

Delezi: Jen ni venas al la tria funkcio de la Internacia Banko: la komercigo de l’ germana ŝuldo. Oni eldonos internaciajn garanti-pruntojn je la germanaj pagoj. Miliardoj tiel alfluos en la kasojn de la Banko. Tiuj ĉi pruntoj estos investataj kun la plej granda facileco. Unue en Francio. Oni ne devas forgesi, ke dum la inflacio la francaj kapitalistoj aĉetis fremdajn devisojn por proksimume du miliardoj da dolaroj. Depost la stabiligo ili parton da tiuj monoj rehejmigis kaj serĉis invest-okazojn. Sed la nacia industrio, kiu malhavas disvendejojn, faris nur malmultajn pruntojn. Granda parto, pli ol 10 miliardoj da frankoj, restas disponeblaj en la kasoj de la Banko de Francio kaj la grandaj bankoj. Oni pruntas ilin malfacile je 3 aŭ 4% al spekulantoj. La bankoj estos kontentegaj konsenti pruntojn je 8 aŭ 9% per tiu ĉi mono.

Same estos en Usono, kie la repagoj de la usona ŝuldo plialtigos ankoraŭ la troabundecon da disponeblaj kapitaloj. Oni povas esperi, ke tre rapide miliardoj troviĝos koncentritaj en la kasoj de la BI, kiu povos utiligi ilin en kreditoj kun longa paglimo.

Ĉiuj landoj de l’ terkultura Eŭropo povos trovi tie la necesan monon por sia ekonomia disvolviĝo. La kamparano pli produktanta kaj fariĝanta pli bonhava aĉetos pli multe da produktoj fabrikitaj en fabrikoj de l’ industria Eŭropo. Tio estos la solvo de l’ agrara krizo kaj restarigo de l’ paralizita industrio.

Cetere, la ekspertoj deklaris ĝin mem, ĉar ili difinis la bankon: “financa instituto kapabla plifaciligi la pliiĝon de l’ tutmonda komerco per financigo al iuj projektoj, speciale en ne ankoraŭ malvolviĝintaj landoj, projektoj, kiujn sen tio oni ne povus entrepreni per la ordinaraj rimedoj.” Nature, en tiu ĉi dislarĝiĝo de l’ disvendejoj, Germanio, industria lando, partoprenos. Ĝiaj eksportoj kreskos, ĝis ili superos ĝiajn importojn. Ĝi povos de tiam pagi siajn ŝuldojn kaj fari la transpagojn ne bezonante helpon per antaŭpagoj fare de la

— paĝo 4 —

420 — SENNACIULO

fornoj, la kooperativo posedas proprajn fabrikojn de mineralakvoj kaj limonadoj, deponejojn de diversaj vivbezonaĵoj kaj konstruojn en diversaj stratoj kaj lokoj. Granda entrepreno estiĝis el la

[BILDO p.4 | 10,15,50,38] Foto de la interno de kooperativa viandejo: longa vendotablo kun vitrinoj, pendantaj kolbasoj kaj viandoj sur la muroj, vendistoj en blankaj kiteloj, plafona ventolilo.

plej modestaj embrioj. Se ne plimulto estas atingita, oni konsideru la malhelpojn okaze de la milita kaj la inflacia tempoj, dum kiu lasta la kooperativo disponigis al siaj membroj la riĉenhavajn deponejojn, ne repostulante la prezojn de reaĉeto. Antaŭ nelonge estas finkonstruita granda propra viandejo, kiu nuntempe ankoraŭ estas la plej granda kooperativa en Germanio. Sume la kooperativo nun havas 17 266 anojn, kiuj povas aĉeti siajn varojn en 42 vendejoj lokiĝantaj en diversaj stratoj de la urbo kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj.

En la jaro 1927/28 estas disvenditaj varoj por sumo da 5 207 636,92 mk. g., el kiu por la kooperativo restis profito da 195 248,01 mk. g. La gemembraro konsistiĝas jene laŭ profesioj: memstaraj fabrikantoj, metiistoj, komercistoj ktp. — 1124. Memstaraj terkulturistoj — 40. Anoj de liberaj profesioj (kuracistoj, artistoj, verkistoj ktp., ŝtataj kaj komunumaj oficistoj) — 284. Por salajro en fabrikoj okupataj personoj — 12 773; por salajro en agrikulturo okupataj personoj — 202.

Personoj senprofesiaj (rentuloj, mastrinoj, vidvinoj, pensiumitoj ktp.) — 2843. Do sume estas 17 266.

La personaro okupata por priservado al la membroj en la kooperativaj produktejoj, deponejoj kaj vendejoj, konsistas el 299 geviroj. La “Ĝenerala konsumkooperativo Halle kaj ĉirkaŭaĵo” estas membro de la Centra Unuiĝo de germaniaj kaj la Unuiĝo de mezgermaniaj konsumkooperativoj, krome de la pograndaĉeta societo, la eldoneja societo de germaniaj konsumkooperativoj kaj aliaj societoj.

Al la Centra Unuiĝo de germaniaj konsumkooperativoj apartenas 1086 konsumkooperativoj kun 9230 vendejoj kaj 2 909 906 da gemembroj. En la Unuiĝo de mezgermaniaj konsumkooperativoj estas organizitaj 217 kooperativoj kun 260 236 gemembroj.

La pograndaĉeta societo (GEG) estas organizo prizorganta la bezonojn de la unuopaj konsumkooperativoj. Ĝi plenumas ne nur la komunan aĉetadon, sed produktas mem grandan parton da bezonaĵoj en 50 propraj fabrikoj. GEG disvendis en la jaro 1927 por 373 041 885 mk. g. da varoj. La memfabrikitaj produktoj valoris 63137490 mk. g. Ĝi okupas sume 6590 personojn, el kiuj 4585 laboras en la produktejoj kaj 2005 ĉe dissendado de varoj.

Multajn kooperativojn en lokoj proksimaj al Halle, nome Ammendorf kaj aliaj, necesas ankoraŭ kunigi kun la Halle-a, por plipotencigi la tutan movadon, pri kio oni konstante klopodas. Dume ekster la vicoj de la kooperativoj staras ankoraŭ miloj, kies devo estus fortigi kaj subteni la socian entreprenon per sia aliĝo. Pli grandiozaj povus esti la atingoj, se la granda amaso da konsumantoj ekkomprenus la valoron de la kooperativa unuiĝo kaj per si mem ekkonus, ke ankaŭ tiurilate devas esti praktikata solidareco laŭ la moto: Per la unuiĝo la malfortaj estas fortaj!

Kompilis: 2002, Ammendorf.

[REKLAMO p.4] K. MARKS kaj FR. ENGELS — La Komunista Manifesto — Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo. Prezo: 0.60 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27

BI, kaj tiel ĝia normala situacio estos restarigita.

Lora: La Banko por Internaciaj Pagoj havos do iel la taskon plifaciligi, t. e. stimuli penetradon en neindustriigitan aŭ malmulte industriigitan medion de l’ mondo, kaj precipe de l’ orienta Eŭropo.

Delezi: Perfekte. La industriaj nacioj havas la urĝegan bezonon dislarĝigi siajn disvendejojn. La usonanoj tre rekomendas tiucele la altajn salajrojn, sed konstatante la nesufiĉecon de tiu ĉi solvo, ili interesiĝas, kiel cetere la eŭropaj nacioj, trovi disvendejojn ankoraŭ alie, kaj dank’ al la pagoj de la BIP, dank’ al la sumoj antaŭpagataj al la kamparanoj de l’ orienta Eŭropo, la disvendejoj malfermiĝos.

La BIP nur bezonos pagi al la industriistoj aŭ la kompanioj, kiuj plenumos la mendojn por tiuj ĉi regionoj kaj kiuj tien sendos traktorojn, terkulturajn maŝinojn ĉiuspecajn, fervojan materialon ktp.

Sume la plano Jang malfermas novajn perspektivojn. Ĝi estas la definitiva likvido de la milito. Ĝi reguligas la pasinton kaj ĝi preparas la estonton.

Efektive la milito estas pagita. Ankaŭ la atento de l’ ekspertoj estis multe pli koncentrita al la fundamentaj problemoj solvendaj: definitiva stabiligo de la eŭropaj monvalutoj, stabiligo de l’ or-aĉetpovo, malfermo de merkatoj, — ol al la demandoj de l’ pasinto, enklasigitaj jam depost kelka tempo de la reprezentantoj de l’ internacia financo, kies horizonto transpasas la limojn de unu lando.

La politika elemento forviŝiĝas antaŭ la ekonomiaj zorgoj, la milito antaŭ la paco.

De nun la fundamenta demando pri l’ merkatoj elglitas la registarojn. Anstataŭ ke ili disputas helpe de “dumping” (subpreza vendado de varoj) kaj de dogantarifoj pri nesufiĉa interna merkato — kio kondukas al la ekonomia milito kaj al la perarmila milito — de nun ni havas Internacian Bankon, kiu kreas la dislarĝiĝon de l’ merkato je profito de unuj kaj aliaj, ne en konkurenco, sed en solidareco. La diplomatoj kaj la staboj certe ne estos kontentigitaj. Sed kio gravas, sen ke mi tial estas plena da entuziasmo por la internacia financo, estas, ke por la unua fojo oni trovis la rimedon por solvi ĉiujn malfacilojn kaj ke oni stariĝis sur la internacia ebeno. Jen kial mi estas optimista.

Lora: Tio, kio ŝajnas definitive aranĝita per la plano de l’ ekspertoj, tio estas la likvido definitiva de l’ milito. La milito estas fakte jam pagita. La laboristoj de ĉiuj landoj de Eŭropo scias pri tio diri ion. La meza klaso, elproprigitaj — en diferenca grado laŭ la landoj — de la inflacio, la malgrandaj akciuloj, kiuj posedas hodiaŭ la kvinonon (en oro) aŭ la seponon (en varoj) de tio, kion ili alportis al la ŝtato, ili ankaŭ scias, ke la milito estas pagita. Ili scias eĉ, kiu ĝin pagis. Estus dezirinde, ke aliaj ĝin pagus. Sed la historio neniam revenas al plenumitaj faktoj.

Restas la estonto. La stabiligo de l’ eŭropaj valutoj estas farita. La protekto al la stabileco estas komisio, kiun la Banko por Internaciaj Pagoj devos mem plenumi. Estus absurde dubi pri la kapabloj de la financistoj, kiam teknikaj bankaj agoj sufiĉas por veni al la celo de tasko. Nu, de nun la stabileco de l’ valutoj estos, almenaŭ se ne renversoj neantaŭviditaj ĝenos la trankvilon, teknika kaj ne ekonomia problemo. Kio rilatas la stabiligon de l’ or-aĉetpovo, la problemo estas solvebla en la limoj, en kiuj la bank-tekniko povos praktiki sian influon. Sed paralele al la disvolviĝo de l’ reguliga organismo, kaj de ĝia ekposedo de la produktado, disvolviĝos la tendenco al la internacia karteliĝo. Paralele al la provoj de stabiligo de l’ or-aĉetpovo kreskos la monopolistaj elementoj, kiuj minacas ĝeni la stabilecon.

(Finota.)

Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 421

Ekonomiaj notoj

La Ligo de Nacioj publikigis trian eldonon de statistika materialo pri produktado kaj komerco. Laŭ tiu dokumento en 1927, kompare kun la situacio en jaro 1913, la mondproduktado de krudmaterioj kaj nutraĵoj plialtiĝis je 21%, la mondkomerco pliiĝis je 20% kaj la loĝantaro kreskis je 9%.

La plialtiĝo de l’ produktado estas pli forta en la kategorio de industriaj krudmaterioj ol en la kategorio de nutraĵoj. La indekso por la unua kategorio estas 135, tiu por la dua 113; la provizoraj nombroj por 1928 tenas tiun ĉi saman distancon avantaĝe je la krudmaterioj, estante respektive 139 kaj 116.

La tutmonda komerco tendencas alproksimiĝi al la normala ekvilibro, malpliigante la distancon, kiu disigis ĝin dum la tutaj lastaj jaroj de la kreskado de l’ produktado.

La dokumento studas fine la dispartigon de tiuj ĉi diversaj varioj laŭ kontinentoj kaj montras, ke en 1927 — kontraŭe al la antaŭaj jaroj —, precipe en Eŭropo la plej konsiderindaj progresoj estas realigitaj.

Ford kaj la Standard-Farbindustrio

Apenaŭ la trusto Standard-Farbindustrio estis formiĝinta, kiam ĝi pliriĉiĝis je nova, grava elemento: Ford. Al la petrolo, la kemia produkto kaj la ŝtalo aldoniĝas la aŭtomobilo. Tiu okazo estas precipe grava, ĉar Ford ĝis antaŭ nelonge kiel sola inter la usonaj grandindustriistoj estis tute sendependa de la grandaj tutmondaj trustoj.

Sed la konkurenco de “General Motors” ŝanĝis ĉion tion. Tiu entrepreno, solide bazita ĉe la Morgan-trusto, preskaŭ ruinigis Ford, kiu devis fermi siajn fabrikojn dum longaj monatoj. Ford vendis en 1928 nur ankoraŭ 14% de ĉiuj aŭtoj venditaj en Usono, dum en 1925 li ankoraŭ vendis 42%. Samtempe kreskis la parto de “General Motors” de 20 al 42%. Dum Ford antaŭe havis jaran profiton de cent milionoj da dolaroj, li havis en 1927 perdon de 42 milionoj da dolaroj, kaj en 1928 de 72 milionoj. Tial li estis devigata serĉi eksteran apogon kaj trovis ĝin ĉe “Standard Oil”, la konkuranto de “General Motors”.

Tiel la lasta granda specimeno de l’ sendependa usona kapitalismo malaperas.

Floras la bretona literaturo

(Germana opinio)

En la lasta numero de “Zeitschrift für keltische Philologie”, skribas la germana lingvosciencisto, d-ro Julius Pokorny, profesoro ĉe la Berlina Universitato:

“La literatura vivo de kelta Bretonujo, kiu dum la unua kvarono de la 20-a jarcento ŝajnis enprofundiĝinta en senespera malaktiveco, disvolvis antaŭ nelonge tendencojn al esperplena estonto. Dum marto 1925 fondiĝis sub titolo Gwalarn (Nord-Okcidento) jarkvarona revuo en bretona lingvo (gvidata de Roparz Hemon), kiu dum la malmultaj jaroj de sia ekzistado plej grande utilis la patrolandajn lingvon kaj kulturon. La enkonduko de unueca ortografio kaj la kreo de bezonitaj modernaj teknikaj terminoj ebenigis la vojon al bretona skribita lingvo, kaj oni povas diri, ke jam hodiaŭ bretona literaturo estas sukcese ekstarigita. Ĝis nun tiu literaturo konsistis preskaŭ nur el religiaj kaj popolaj verkoj; la revuo Gwalarn ne sole publikigis altvalorajn tradukojn el la literaturo de la ceteraj keltaj lingvoj, sed ankaŭ el la klasika kaj moderna mondliteraturo, — oni nur menciu ĉi tie la Mabinogion, Chaucer, Blake, Shelley, Synge, T. C. Murray, ktp.: krome, ĝi aperigas multajn originalaĵojn de junaj bretonaj verkistoj, kiel novelojn kaj kritikaĵojn de Roparz Hemon, J. Kerrien, J. Riou, poeziojn de Y. E. Jarl, Roparz Hemon, ktp. Ni vidas ĉi tie la naskiĝon de tute nova literatura mondo, kiu signifas la leviĝon de nova matenruĝo por la keltaj nacioj. La venontaj literaturhistoriistoj devos de nun akcepti keltan Bretonujon inter la nacioj kun modernaj literaturoj. Krome, ĉiu homo, kiu entreprenas studadon de la bretona lingvo, trovos ĉi tie plej favoran okazon per bonegaj tradukoj konatiĝi ludante kun tiu kelta idiomo. — Ni deziras kore al tiu patriota entrepreno plej grandan sukceson.”

El “Nord-Okcidento”.

[REKLAMO p.5] Por la 9-a SAT-Kongreso. Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

El la nordbohema vitraĵ-industrio

En la vitraĵ-fabrikoj de tiu ĉi regiono oni fabrikas nur artajn luksaĵojn kaj sekve de tio oni laboras por eksporto. En la jaroj 1919/1922 estis bona okupateco en tuta Ĉeĥoslovakio, sekve ankaŭ ĉi tie. La labordonantoj tiam rikoltis grandegajn profitojn. Sed kiam, pro politiko por stabiligi la valuton, ĉesis la mendoj el eksterlando, oni brute maldungis grandegan parton da laboristaro. Dum tiu tempo oni eksportis la laboristojn po miloj el la “patrio”, dum la magazenoj estis plenplenaj, precipe al Francio.

Ĉi tie oni havas ankaŭ fortan hejmindustrion. Preskaŭ en ĉiu domo oni laboras. Pro tio diversaj akiraĵoj el la revolucia periodo de 1918 ekzistas nur sur la papero. La leĝa 8-hora labortago malestas, oni laboras, kiel antaŭ la milito, 12—14 horojn tage. Tiaj laboristoj ĝuas kompreneble neniun libertempon. Ĉion ĉi oni devis rezigni nur por ne suferi pro malsato.

Kaj dum tiaj cirkonstancoj la organizita proletaro silentas kaj suferas. Oni eksopiras la novan 1918-revolucion, kompreneble, ne nacian, sed klasan.

Heide Otto, Langenau, Ĉeĥoslovakio.

Mi veturas eksterlandon

al la 9-a SAT-Kongreso

Veturante alilandon oni devas atenti diversajn “kutimojn”. Kvankam ni ne povas multon konsili al veturontoj al la 9-a SAT-Kongreso, ni provu tuŝi la plej atentindajn “kutimojn”.

Necesas unuavice pasporto por eksterlando, kiun mi ricevas ĉe la polico aŭ registara instanco (por faciligi la ricevon de la pasporto, en n-o 246 de “S-ulo” aperis kopio de dokumento germanlingva, donita de la Leipzig-a polic-prezidejo). Kiam mi havas la pasporton, mi iros persone aŭ sendos la pasporton al la germana ambasadoro kompetenta por mia regiono k petas pri la vizo, kunmetante la Kongreskarton por ricevi la promesitan rabaton da 50%.

Proksimiĝas la tago de mia forveturo. Membro- k kongreskarto jam troviĝas en mia dokumentujo. Ho, ĵus mi memoris, ke mi devas atentigi Gek-dojn en urboj alilandaj, kiujn mi transveturos, ke ili laŭeble helpu al mi k venu al la stacidomo. Mi serĉas la koncernajn n-ojn de “S-ulo”, eltranĉas la listojn de kongresaliĝintoj, la proponojn al la Kongreso k diskutartikolojn. Laŭ la listoj de kongresaliĝintoj mi forsendas al kelkaj Gek-doj en lokoj, kiujn mi trapasos, poŝtkartojn k sciigas mian alventempon, petante min atendi en la stacidomo. Mi ankaŭ ne forgesas citi, ke mi portas la SAT-insignon sur la jaketo (maldekstra flanko). Mi ankaŭ anoncas min por partopreno ĉe antaŭkongresa renkontiĝo (por profiti la rabaton uzante germanan fervojon), sciigante samtempe mian alventempon. Ankaŭ mi anoncas min por partopreno ĉe iu postkongresa ekskurso. Jen la unuaj preparaj laboroj por la veturo.

La 1-an de aŭgusto, je 9-a horo mi estas en la stacidomo kun miaj valizoj. Post duona horo jam forportas min vagonaro en direkto al miaj translimaj fratoj. Ne daŭras longe, jam ni estas ĉe la landlimo. Oni kontrolas lastfoje la pasportojn k pakaĵojn; post unu horo ni pasas “nian” landlimon. Mi aŭdas fremdajn sonojn, kiam la vagonaro unuan fojon haltas ĉe alilanda stacio. Denove venas lim-policistoj, kontrolas la pasportojn k pakaĵojn. Ĉar en unu pakaĵo mi havas belan standardon, kiun oni feliĉe ne trovis en “nia” lasta stacio (ĝi estis volvita en la ĉemizoj), mi iras kun tiu valizo al la impostoficejo en la stacidomo k deklaras tiun valizon “transira” (transit), tiel evitante, ke oni refoje “esploras” ĝin. Mi nun troviĝas en vere blanka lando. Kaj mia valizo kun la kara standardo transpasas tiun landon sub “gardo” de la blanka polico.

Mi enuas “aŭskultante” la diskutojn en la kupeo ne kompreneblajn por mi. Post longa veturado k ofta haltado ni venas denove al landlimo, kie okazas la sama kontrolprocedo kiel ĉe la alia limo. Mia veturbileto nur validis ĝis tiu loko, kvankam mi penis ricevi rektan bileton ĝis la germana stacio, kie okazas antaŭkongresa renkontiĝo. Sed ne domaĝas, ĉar ja atendas min SAT-ano. Kore ni manpremas, k helpeme la K-do iras kun mi al la biletvendejo. Bedaŭrinde li estas

— paĝo 6 —

422 — SENNACIULO

senlabora k tial ne povas veturi kun mi al Leipzig. Post elkora babilado pri proletaj aferoj mi ree envagoniĝas k daŭrigas la vojaĝon. La alian tagon, post transpaso de la germana landlimo, mi alvenas en la urbo de l’ antaŭkongresa renkontiĝo. Jam multaj Gek-doj estas alvenintaj, ne fremdaj sonoj, sed niaj komunaj aŭdiĝas. Nun mi ne plu bezonas iajn helpojn: ni fariĝis komuna amikaro, kiu nun daŭrigos kune la vojaĝon al Leipzig.

Kiajn konsilojn nun vi ankoraŭ bezonas? Venis propono eldoni libron pri “vojaĝo tra Germanio”. Tiu certe dezirinda libro ne estas eldonebla en kelkaj tagoj; ankaŭ ĝi ne ĉiurilate kontentige servus al la Gekongresontoj…

La germana fervojo havas 3 klasrangojn. Prefere uzu la trian klason (“driter Klase”), ĉar ĝi estas plej malmultekosta; en ĉiuj rapidvagonaroj (escepte nur kelkaj) troviĝas pluraj vagonoj triaklasaj. Se mankas tradukanto, petu pri bileto jene: “Ŝnelcug driter klase naĥ Breslaŭ, Rostok, Düseldorf aŭ Regensburg”. Sed ion alian ni ne forgesu diri: Kiam vi transpasis la germanan limon, en la unua stacio (kontrolstacio) deportu eventualan “transir”-pakaĵon el la impostoficejo, kie oni kontrolas k vi devos pagi malaltan sumon.

Multon ni povus citi, sed ĉion diri ne eblas. Plej rekomendinde estas k restas, tuj korespondi kun Gek-doj en urboj, kiujn vi trapasos, ĉar tiel plej facile vi trafos Leipzig-on sen iaj malhelpoj.

K. K.

DISKUTEJO

Anstataŭ respondo

Kun granda miro kaj indigno mi tralegis artikoleton “Kia devas esti mia edzino” de “Kozako”, enpresita en “S-ulo” n-o 240. La aŭtoro, nenion komprenante koncerne al komunisma idearo, permesas al si trakti pri komunistaj ideoj kun saĝa mieno de scipovulo.

Li skribas (pri sia estonta edzino): “En sporto… ŝi neniel devas cedi al mi…” Sed, estimata “Kozako”, ŝajnas, ke literaturulo, interalie, devas ankaŭ, kvankam nemulte scii pri biologio kaj fiziologio. Aŭ, eble, vi pensas pri iu interseksa homo?…

“…mi eĉ kompilis specialan tabelon kun ciferoj minimumaj” (rilate al sporto). Nu, ĉu tio ne estas sensenca? Respondu, kion vi faros, se via estonta fianĉino, plenumante ĉiujn kondiĉojn — saltos ne 90 centimetrojn, sed nur 70 alten? Aŭ kion vi faros, se ŝi ne povos skermi? Ĉu vi rifuzos, vere?…

Plie, ĉu vi pensas, ke iu ajn fraŭlino, fariĝinte edzino, konservos viajn sportminimumojn? Aŭ vi pensas, ke gravediĝo kaj mammutrado [?] estos duonigitaj inter la geedzoj?

“Kozako” volas, ke la edzino sciu kanti, danci, deklami, diversajn sportekzercojn ktp. Por kio aŭ por kiu? Evidente ĉiuj tiuj indecoj nur por “Kozako” (aŭ alia edzo) mem! Ne por la socio, ne por socia laboro, ne por klasbatalo pro revolucio kaj nova mondo, sed nur por la edzo mem!

Certe, iuj viroj povas havi tiajn postulojn, sed ili tute ne havas rajton nomi tiujn ideojn — “komunisma idearo”, ĉar tiuokaze ili scias pri komunismo nur el vulgaraj broŝuraĉoj!

Nu, pripensu, ĉu povas enhaviĝi iu ajn homo en iuj difinitaj dimensioj? Ĉu eble ankaŭ iu viro postulos, ke lia edzino devas esti… “X”-cent. alta, “X”-centim. ampleksa, “X”-kilogr. peza ktp.? Certe, bone serĉante vi trovos eble virinon kun viaj “minimumoj” aŭ “maksimumoj”, sed ĉu ŝi estos bona amikino? Ĉu ŝi estos utila membro de l’ socio? Ĉu ŝi estos klasbatalantino? Kaj male, se iu virino ne plenumas viajn “minimumojn”, — ĉu ŝi ne povas esti bona amikino, edzino, klasbatalantino kaj soci-utila?

Por komunisto la plej grava, ĉefa kondiĉo, kiu staras antaŭ ĉiu homo (viro kaj virino) estas lia (ŝia) partoprenado en socia vivo, emo al klasbatalo, al revolucia movado, sed neniam iuj dimensioj aŭ sportaj atingoj.

“Kozako” volas samkleran edzinon… Tio ankaŭ tute ne rilatas al komunisma idearo. Ĉiu scias, ke virinoj ĝis nun ĉiam estis malpli aktivaj, ili havis malpli da rajtoj, kaj inter ili nur nemultaj havas kleron pro maljusta socia ordo. Tial la postulo, ke edzino devige estu klera, estas postulo de propraĵulo, sed ne de komunisto.

Ĝenerale la tuta artikolo de “Kozako” montras, ke la aŭtoro havas neniun rilaton al komunisma idearo. “Kozakaj” ideoj estas ĉerpitaj el idearo de filistro, et-burĝo, et-propraĵulo, ĉar li zorgas nur pri si mem, pri sia hejma bonprospero, kie la edzino estos nur detalo de lia vivo, detalo, kiun “Kozako” volus havi la plej eleganta, simila al li, kiel lia dua “mio”… Vi povas elekti edzinon, kiel vi volas, sed vi havas neniun rajton nomi viajn ideojn — “komunisma idearo”…

SAT-ano 11 424 (Sovetio).

Pri la seksa temo

Unue mi priskribu mian doloron, ke ankaŭ inter ni, SAT-anoj, estas personoj, kiuj deziras belecon de sia edzino.

Kio estas beleco? Kion unu persono nomas beleco, alia nomas ĝin malbeleco. Beleco ne ĉiam restas; kaj kiel malrentumeblaj estas fakte la belec-geposedantoj!

Mi mem spertas, kvankam mi tute ne estas bela!? kiel estas malagrable, ĉiam kaj ĉiam denove esti enfluigata de la ofte abomenaj rigardaĉoj de la fiviroj.

Due, mi petas estimon de la viro por la virino, ĉar la viro neniam povas kompreni, kion la virina sekso devas suferi. Jam de la 13-a jaro ŝi spertas, kio estas ineco. Ĉiun kaj ĉiun monaton revenas la fluo. Kvankam la korpo estas sana, ŝi ofte havas dum la fluo dolorojn. Unu semajnon antaŭ la fluo ŝi ĉagreniĝas iomete ktp.

Tiam la naskiĝo de la idoj…!

Trie mi volus demandi, ĉu ĉiu edziĝas? Tute ne. Mi profunde kredas, ke por edziĝo devas ĉeesti reciproka, vera amo.

Kiele do oni povas sperti, ĉu vera amo ĉeestas? Ne estas eble tion diri. Sed ĉiu povas ĝin konstati. Ĉiam kaj ĉiam la amantino deziregas la amaton, ŝi sentas, kvankam li ne ĉeestas, kvazaŭ li tamen ĉeestus. Ĉu li estas malpura aŭ pura, tio ne gravas, li restas la sama. Nenia ofero estas tro granda.

Estas multaj personoj kiuj fianĉiĝas la unuan monaton kun iu persono, nomas tion amo. Post kelka tempo ili ne plu estas gefianĉoj kaj alia persono posedas laŭ ilia diro la amon.

Mi nur kompatas tiajn personojn.

Rilate al libera amo mi ne havas favoran opinion, ĉar en nia hodiaŭa putra socio ĝi ne estas ebla.

Viroj kaj virinoj, kiam vi sentas, ke ne ĉeestas vera, reciproka amo, NE EDZIĜU! ATENDU…

Kiam ne estas donata al vi la sento por reciproke ami, — turnu tiam vian belan amon al naturo, muziko, besto, la tuta homaro aŭ io alia, tio estos pli bona ol edziĝi sen amo.

En la familio la viro ne devas esti la gvidanto, kaj la virino ne la gvidantino. Ili devas kune gvidi la familion; kaj kiam necesos de tempo al tempo, ke unu el ambaŭ estu la supera gvidanto, tiam virinoj kun temperamentoj certe deziros, ke estu la viro.

Pri sporto ktp. mi diru jenon: Amo ne postulas, ĝi nur donacas.

Ĉiu moderna moviĝema homo okupas sin pri sporto.

“Mia edzino devas esti klera, sprita ktp.” Ho, antaŭ ĉio la geedzoj kapablu, kompreni unu la alian! Kiam mankas io al unu, la alia estos por eduki. Nur volu…

Mi avertas, malproksimigu ĉian dubon, ĉar dubo treege malfeliĉigas. VERO, SINCERO, JUSTO kaj VOLO estas bonaj gvidantoj. Neniam taksu la homojn laŭ ilia brilaĵo!

SAT-anino 14 441, Nederlando.

Ankoraŭ pri la seksa temo

Lasttempe la diskutado pri SAT-programo iom kvietiĝas, sed, ho ve, nova diskuto aperas. Nun la granda problemo estas pri la praveco, aŭ nepraveco, uzi nian organon “S-ulo” je la intereso de la “internacia amindumado”. Mi konsideras, ke tio estas unu el la plej gravaj industrioj, kiuj ekzistas en la mondo, kaj ke niaj organoj povas servi tiucele tutprave, dece kaj bone. Mi opinias, ke la K-do, kiu protestas tiom forte kontraŭ tio, eble jam havas bonan edzinon, infanojn ktp. Tial li pensas, ke la tuta mondo estas perfekte bone aranĝita. Sed ne eĉ unu el la SAT-anoj en tiu ĉi regiono havas edzinon, kaj SAT-aninoj ne ekzistas tie ĉi. Kion fari do? Ĉu edziĝi kun kredulino je katolikismo, spiritismo aŭ oomoto-ismo? Ne, Gek-doj. Ĉiu K-do ne nur havas rajton, sed estas lia devo serĉi liberpensantan, klaskonscian virinon kaj ĉiu K-dino plej certe havas tiun saman rajton. Nia gento ne estas granda kaj la membroj loĝas en ĉiuj mondpartoj. Nur per esp-o kaj niaj organoj ni konatiĝos. Ni uzu ilin. Ne timu la kritikon! Agu laŭ la naturaj inklinoj! Geinteresuloj anoncu sin! Tiel farante vi helpos al SAT, la sennacieca ideo kaj al vi mem.

J. M. Kerr, Denver.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 423

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 7 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 7

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

Postmorta mondo — ĉu?

Oni ĉiam aŭdas en religiaj rondoj la frazon: “Ĉiuj estas egalaj antaŭ dio”; tamen tio ne malhelpis subteni ĉiuspecajn distingojn sur la tero. La sklavo kaj la sklavtenanto eble estas egalaj antaŭ la okuloj de dio; sed tio ne malhelpis al la sklavtenanto havi la rajton “bastonadi sian propran nigrulon”, kvankam egalaj antaŭ la okuloj de dio, ili ne estas egalaj en la ceremonio de enterigo, nek en la speco de ĉerko, en kiuj ili ripozas. Kaj, kompreneble, ili ne estas egalaj en la estonta mondo. Por distingi ilin, ekzistas paradizo kaj infero. “Egaleco en la morto”, “ĉiuj homoj estas fratoj”, “la laboristo meritas rekompencon” ktp., estas nur kelke da laŭtaj frazoj, per kiuj la eklezio stultigas la kategorion de homoj, kiuj ŝatas sonon pli ol sencon.

Kompreneble, ni pensas, ke neegaleco post la morto ne estas pli abomena ol neegaleco en ĉi tiu vivo. La individuista kristano bildigas la estontan vivon kiel lokon, kie socialismo estas malpermesata. La socialista kristano imagas ĝin esti loko, kie klasdistingoj ne estas konataj. Unu estonta mondo taŭgas al la Kajzero, alia al Ramsi Makdonald. En la alia mondo la lumkrono estos, certe, pli gracie portata, ni diru, de Caro Nikolao rekte de la trono, ol de mizera karbministo. La kantistino Melba, sendube, estos pli dezirata por kanti en la ĉiela ĥoro ol Roza Luksemburg. Kortegano pli gracie flirtos antaŭ la ĉiela trono ol Lenin. Tie tuta aro da homoj superos unu la alian pro iuj kvalitoj. Se estas postmorta vivo, kaj tiuj, kiuj venos tien, estas la samaj homoj, kiuj estas ĉi tie, ili nature havos kun si siajn personajn kaj klasajn distingojn. Sed, se ni poste ne estas la samaj homoj kiel ĉi tie, tiam tiuj tute ne estas NI. Kaj kio okazos al ili, ne rilatas al ni. Tie maskludos nur spiritaj friponoj sub nia nomo.

Ni ne vidas ian avantaĝon vivi eterne. Estas malĝojige pensi, ke oni devas eterne vivi. La perspektivo eterne kanti laŭdojn al egoista dio, rakontante al li, ke li estas granda kaj glora, tio — aĝon post aĝo — estas bildo tute ne ĉarmiga. Ankaŭ ni tute ne ŝatus resti eterne kun homoj, kies sola merito por esti en tiu glora loko, estas, ke ili atingis la idealon esti nomataj bonaj kristanoj. La lastaj tute ne pensas, ĉu tio estas komforta por aliaj. Ni ne volas eterne vivi, — ni ne povas imagi kvin aŭ ses milojn da jaroj da iu ajn ekzisto, kiu ne fariĝus monotona, kaj ni protestas tiel longe vivi kune kun multaj homoj, kiujn ni konas en nuna mondo. Estas homoj, kun kiuj ni ne tolerus vivi eĉ unu semajnon. Ili dolorigus niajn nervojn, kaj se al la anĝeloj ne estus permesote senĉese fiparoli kontraŭ ili, la ĉirkaŭflugado kun iuj homoj fariĝus enuiga kaj abomena. Imagu ĉielon, en kiu s-ro Kuk (Cook) devus ludi harpon kune kun s-ro Brian (Briand), kie Hindenburg devus froti sian lumkronon kun Trocki, aŭ kie la Papo de Romo devus frapeti siajn flugilojn kun tiuj de la redaktoro de “Liberpensulo”. Iu ajn el tiuj spiritoj certe preferus ekskursi al la infero kaj ne reveni. Ni konsentus eksperimenti vivi eterne, se niaj malamikoj tion rifuzus, aŭ se oni sendus ilin en alian lokon, kie ni ne povus renkontiĝi.

La fundamenta absurdeco pri estonta vivo estas, ke ekzistos ia personeco en postmorta vivo. La patrino, kiu sopiras al sia infaneto, renkontos ĝin post tridek jaroj, kiam ĝi estos kreskinta ĝis nerekonebla. Gepatroj estos reunuigataj kun siaj familianoj en mondo, kie ne estas seksoj kaj ne estas familioj. La “animo” ekzistos sen korpo; funkcioj estos sen organoj; viroj kaj virinoj, kiuj kutime rekonas unu la alian pro iu formo, malsimila al ĉiuj aliaj formoj, estos rekoneblaj, kiam formo ne ekzistos. En mondo, kie ĉio estas renversita, kiu povas diri, kio okazos? Kie prudento estas senpova, ekzistas ebleco por ĉiaj absurdaĵoj. Sed kial oni turmentiĝu pri estonta vivo, pri kio nenio estas konata? Ni neniam aŭdis pri homoj, eĉ kristanoj, plorantaj pro tio, ke ili ne sciis, kion iliaj animoj faris, antaŭ ol ili naskiĝis. Krome, se ni vere posedas animon senmortan, ni ne povos ne vivi denove, sendepende de tio ĉu ni ŝatus tion aŭ ne. Plie, ĉu morto ne estas perfekta ripozo? La dormo en morto, tiom kiom ni scias, ne estas maltrankviligata de sonĝoj. Do, kial timi? La liberpensulo estos egala kun la kristano eĉ en la morto.

Ĉapman Kohen.

Religia reformado — religia ruzo en Svedio

La religiuloj — precipe iliaj gvidantoj, pastroj kaj predikistoj — estas ĉiam treege ruzaj.

En Svedio ili sukcesis, eble pli ol en multaj aliaj landoj, sklavigi la popolon sub la religiaj dogmoj kaj tradicioj. Ĉar la plej granda partio — la socialdemokrata, ankaŭ iĝis plitolerema rilate al la eklezio, kaj la religiaj sektoj ankaŭ tion multe helpis, la religiuloj kaj precipe la pastraro de la protestanta ŝtateklezio komprenis la gravecon ricevi influon en soc. dem. partio kaj sukcesis. Multe da pastroj apartenas al soc. dem. partio kaj eĉ tiu partio havas la plej multajn pastrojn kiel reprezentantojn — por la laboristaro — en la parlamento.

Tamen oni devas konfesi, ke la laboristoj ne multe kredas al la religiuloj; al la protestanta eklezio ili ne havas grandan fidon, ne multaj iras al la ŝtataj preĝejoj. Okazas, ke pastroj parolas al 25—50 personoj en grandaj preĝejoj. Tamen la diversaj sektoj — pentekostaj amikoj, Savarmeo, la baptistoj ktp. — logas la publikon per pli gajaj programoj. Ne ĉar la publiko tute konsentas, sed pro scivolemo, pro sensacio ktp. Certe la laboristaro kaj kamparanaro donas tro multe da intereso al la religiaj movadoj, kaj eĉ tro multe subordiĝas al iliaj dogmoj, eĉ se oni devas konfesi, ke ilia kredo al la religio ne estas tro forta. La eklezio kaj la sektoj tamen multe gvidas ilian pensmanieron, multe malhelpas al la klasbatalo.

Sed sciante, ke la laborista movado tamen estas granda kaj ke granda parto de la laboristoj — eĉ se ili ne estas liberpensuloj — tamen ignoras la religion, la pastroj multe diskutas pri eblo aktivigi la intereson al la eklezio kaj al la religio ĝenerale.

Por trompi la laboristojn kaj malriĉulojn, kiuj ne estas interesataj pri religiaj spektakloj kaj kiuj pli kaj pli forturnas sin de la religio, estas fondita “La religia reform-asocio”, gvidata de profesoro Emanuel Linderholm. Inter la fondintoj estas 30 pastroj kaj kelkaj religiinstruistoj. Ankaŭ soc. dem. protestantaj pastroj, ekzemple, ĉefpastro Karl Sandegard, kiu diras, ke pli profunda spirita liberiĝo estas necesa kaj ke la religio devas krei vivan socian respondecon. — Eble li pensas pri tio, ke dum la lasta tempo kelkaj svedaj pastroj estis aktivaj en gravaj ekonomiaj spekuladoj. Unu ĉefpastro estas en malliberejo, ĉar li dum multaj jaroj ŝtelis la monon almozpetitan en sia preĝejo kaj ankaŭ forigis 30 mil svedajn kronojn el la kaso de la komunumo, kie li estis fama persono. Unu ĉefpastro en Göteborg estis prezidanto en banko, kiu ruiniĝis per spekulacioj, kaj tial la ŝparemuloj inter la laboristoj nun riskas ne ricevi siajn monojn deponitajn ĉe la banko.

La estro de la religia reform-asocio diras, ke oni volas havi membrojn el ĉiuj politikaj partioj: “Ni volas havi membrojn el inter la aristokrataro same kiel el la vicoj de laboristoj kaj ni volas labori je vasta demokrata fronto.” Por interesi la amasojn por la religio, oni volas esti toleremaj kontraŭ diversaj religiaj opinioj. Do, ĉiu povas havi sian specialan dion. La ĉefafero estas, ke la religio regas ideologie. La profesoro konstatas, ke oni, por aktualigi la religion, devas havi “pli liberajn religiajn konturojn” kaj li daŭrigas: “Estas kultura malriĉeco, ke ni ĝis nun ne havis religian asocion kun pli liberaj formoj. Nia spirita vivo tamen estas tre riĉa kaj la nun vekiĝantaj religiaj interesoj estas tiel fortaj ankaŭ inter la maldekstruloj — svedaj socialdemokratoj — ke ni devas uzi la tempon al kolektiva kunlaboro.”

Oni klarigas, ke estas “multaj homoj, kiuj ne povas simpatii kun la jam ekzistantaj religiaj sektoj, kiuj havas malnovajn tradiciajn formojn” kaj tial estas necese krei “pli modernan religian koncepton”, kiu povas allogi la popolon al la religio.

La religiuloj estas agemaj. Ili estas ruzaj. Ili serĉas novajn formojn, aliformigas la religion por per ĝi havi influon. Ĉiam ili tamen servas al la eks-

— paĝo 8 —

424 — SENNACIULO

pluatanta klaso, ĉar per sia agado ili celas dormigi la proletaron, pasivigi ĝin, por ke ĝi ne batalu por siaj klasinteresoj.

Einar Adamson.

La liberpensula fakkunveno dum venonta SAT-kongreso okazos mardon, la 6-an de aŭgusto, je 20-a horo en la popoldomo de Leipzig. Nepre partoprenu. Ni volas krei pli firman fundamenton por nia Sekcio. Ĉeestos konataj gvidantoj de la liberpensa mondo. Proponojn koncerne la tagordon, dezirojn ktp. adresu al la sekretario.

Nia poŝto. 1180. Mi atendas la daŭrigon de via artikolo. Sed zorgu, ke ĝi ne tro longiĝu.

TRA ESPERANTIO

Peranto de SAT kaj ties laboroj

Aŭdante ion pri laboroj de peranto de SAT, la Gek-doj plej ofte pensas, ke temas pri enkasado de kotizoj kaj abonoj aŭ pri servoj rilate al vizitantaj SAT-membroj, do, pri servoj tute interne de la kadro de SAT. Certe tiaj servoj estas plenumendaj, sed ili ne alportas fruktojn rilate al la propagando por esp-o, des malpli por SAT. Ke tiaj servoj ne estas la ĉefaj taskoj de peranto de SAT, tion mi provas montri per la sekvantaj linioj.

En la statuto, ĉapitro 1, sub a), ni povas legi, kiel SAT tute klare celas “utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda“. Tiu ĉi statutpunkto entenas la ĉefan taskon de peranto de SAT. Mi nun provas klarigi la manieron ebligantan, ke ni perantoj plej efike povu realigi tiun ĉi statutpunkton.

Antaŭ ĉio estas necesa, ke la peranto de SAT estu ano de iu partio aŭ laborista organizo; ne estante ano de tiaj organizoj ne estas eble al li, propagandi sian celon. La plej granda parto el la proletaj organizoj certe korespondadas kun la eksterlando rilate al siaj organizaj problemoj. En tiun ĉi koresp. aferon la peranto nun devas sin trudi. Tiu korespondado estas unu el la ĉefaj ebloj, kie li povas utiligi praktike esp-on. Unuamomente la gvidantoj de la lab. organizoj certe ne brakmalfermite akceptas tiajn ofte eĉ ne deziratajn servojn de la trudemulo; sed jam post la unua sukceso iliaj opinio kaj sinteno tute aliiĝas. La sperto jam montris, ke internacia korespondado pere de esp-o rezultigis pli bonajn sukcesojn ol aplikado de tradukantoj kaj interpretistoj de “vivantaj” lingvoj.

Sperta peranto nun kompreneble ne proponas al la organizoj sian okazan, do hazardan, helpon; li ekagos ruze! En la proleta esp.-gazetaro li trovas multe da adresoj de interesuloj, kiuj volonte interkorespondadas pri la plej diversaj aferoj kun partiaj aŭ sindikataj rondoj. La peranto nun “ruligu la ŝtonon” per tio, ke li sciigas la adresojn de siaurbaj organizoj, kiujn li celas prilabori, al tiaj eksterlandaj rondoj. La sekvo estas, ke la celitaj organizoj el eksterlando ricevas leterojn esp.-lingve skribitajn; ne kapablaj legi ilin, la organizoj vole-nevole devas interrilati kun la loka esp.-grupo aŭ membroj, nome pro la interpretado. Kaj nun la peranto ekfunkcias. Tiel la interkorespondado komenciĝis sen scio de la organizoj pri la metodo ruza de la peranto. Per tia interpretado certe la reputacio de la peranto ĉe sia partio aŭ sindikata rondo grave plialtiĝas. Tiel mi organizis rektan interligon nur pere de mia interpretado kun eksterlandaj interesuloj, kun grupoj, sindikatoj kaj partioj. Mi povas konstati, ke tia korespondado, komencita pere de esp-o, tute ne plu finiĝas, ĉar la pensoj pli bone estas transigeblaj per niaj lingvo kaj helpo ol per ia profesia interpretado de persono, kiu faras sian laboron kvazaŭ devige. La frukto de tia pera laboro estas interesiĝo de la menciitaj organizoj pri esp-o kaj pri SAT, des pli, ju pli multe da eksterlandaj leteroj alvenas. Per si mem aŭ pro estimo al esp-o nenia organizo emas al nia lingvo, ili unue volas vidi la tujan utilon de esp-o.

[REKLAMO p.8] En la du lastaj semajnoj antaŭ la Leipziga Kongreso ataku per streĉita forto la malfervorulojn, la indiferentulojn inter la Gek-daro! Ili ĉiuj fariĝu abonantoj. En tiu ĉi momento konfirmu vian konfidon al “S-ulo” havigante al la gazeto ĝian 4000-an abonanton!

Duan metodon propagandi la utilon de esp-o prezentas la tielnomataj “Tagoj” aŭ Kongresoj. En ĉiu urbo ĉiujare la proletaj organizoj okazigas oficialajn kunvenojn, ĉu urbajn, distriktajn aŭ tutlandajn. La peranto sciigu sufiĉe frue sian eksterlandan Gek-daron pri tiaj “Tagoj”, petante pri alsendo de “Salutleteroj” kaj similaj interesaĵoj. Estas vere mirinda, kian impreson vekas tiaj leteroj alvenintaj el eksterlando okaze de lab. festoj. Tiaj leteroj estu tradukataj kaj voĉlegataj dum kunvenoj; la aplaŭdado estos grandega. Kaj ĉu ekzistas pli efika rimedo, propagandi internaciismon kaj solidarecon de la Proletaro tutmonda, ol tiaj salutleteroj kaj bondeziroj de la frataro en eksterlando, nur pere de esp-o alvenintaj?

Niaj organizoj ja estas organizitaj internaciiskale, sed pro la lingva diverseco ili fakte restas nur sekcioj de la “Internacioj”. Nur pene ili kapablas interrilati kun eksterlandaj frat-organizoj pere de interpretistoj, kiuj ofte nur tradukas la laŭvortan tekston kaj tute ne interpretas la entuziasmon kaj la temperamenton. Nur la esp-istoj kaj el tiuj nur la proletaj estas konsekvencaj internaciistoj, komprenintaj la signifon de la instruo de Karl Marks: “Proletoj ĉiulandaj, unuiĝu vin!” Ili scias, ke unuiĝo estas ebla nur post la realiĝo de la interkompreniĝo, kiun ebligas al ili esp-o.

Tria metodo estas organizi interkorespondadon de fabriko, laborejo aŭ kooperativo al samspecaj en eksterlando. Oni surpriziĝas, vidante, kiel scivole kaj malpacience la diversaj rondoj atendas la respondojn je siaj leteroj. Per tiaj interfabrikaj rilatoj plej efike povas esti pritraktataj la spertoj en laborista, partia, sindikata kaj socia vivo laŭ skalo internacia. Estas necese, ke la proletaro de unu lando sciiĝu pri la frataro precipe en tiaj landoj, el kiuj malofte venas iaj sciigoj. Ĉefa afero estas samtempa aperigo de la ricevitaj leteroj en la loka lab. gazetaro, por konigi ilin al pli vasta proleta rondo.

Multe da Gek-doj nun certe kredas, ke tiaj peraj laboroj kaŭzas sufiĉe da elspezoj. Jes, ili kaŭzas, sed mi povas doni tiurilatan konsilon. La peranto ne skribu unu leteron al unu adreso en eksterlando. Kopiante la leteron per multobligilo li povas forsendi por la sama sumo de leterafranko al eksterlando kvin leterojn kiel presaĵojn. Ne timu, ke ili ne atingos sian celon. Samtempe do la peranto povas priservi plurajn adresojn en eksterlando per unu letero, kio tre multe helpas al li rilate la interesigon de partiaj kaj sindikataj rondoj por nia lingvo, se la respondoj venas abunde el la plej diversaj anguloj de la tero por tiaj “Tagoj”.

Kompreneble ekzistas ankoraŭ multe da okazoj kaj ebloj, “utiligi praktike la internacian lingvon esp-o por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda”; ili dependas de la lokaj cirkonstancoj. La ĉefa atingo estas, ke tiaj metodoj plej bone efikas je la disvastigo de nia lingvo inter la proletaj organizoj, ĉar la peranto tuj povas montri la nerefuteblan sukceson kaj utilon de esp-o. Oni ne forgesu, ke neesp-istoj ne jam scias la esencon de nia lingvo kaj pro tio ofte ne emas lerni “novan” lingvon krom la “vivantaj”. Nura propagando por esp-o ofte eĉ trovas malsimpation ĉe la organizoj pro tio, ke ili timas perdi siajn plej bonajn membrojn favore al la esp. movado. Fakte multe da esp-istoj per sia sinteno pravigis iagrade tiun timon. Male, la supre diritaj metodoj kreskigas ĉe la organizoj la estimon por esp-o kaj ili eĉ — tio estu la celo de la peranto — kreas la bazon, por aranĝi kursojn por

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 425

partianoj aŭ sindikatanoj en la kadro de propraj organizoj. Povas okazi, ke unuamomente ne tro multe da lernemuloj aliĝas al SAT kaj LEA; tio ne tro domaĝas, iom post iom parto — ne la plej malbona — da ili ne plu volas resti ekster la proleta esp. movado; ili aliĝas al SAT, ĉar tiel ili povas kontentigi siajn specialajn dezirojn rilate al spertiĝo laŭ internacia skalo.

Plian konsilon mi volas doni ankoraŭ rilate al la jarlibro de SAT. En ĉiuj lokoj certe estas granda parto de lab. organizoj, kiuj estas pretaj, interkorespondadi kun eksterlando. La peranto konigu al la administracio de SAT la adresojn de tiaj organizoj, por ke ili aperu en la jarlibro; ĉiu membro de SAT tiel havas okazon, utiligi la jarlibron por subteni la perantojn en la propagando por esp-o rekte el eksterlando. Vi scias la proverbon: “En la propra lando la profeto valoras nenion.” Do, la fremda profeto helpu la enlandan!

Fine mi volas direkti ankoraŭ kelkajn vortojn al la tuta SAT-anaro. La laboro de la peranto nur estas ebla, se ĉiuj SAT-anoj komprenis la neceson, subteni la peranton laŭpove. Per la pago de jara kotizo kaj akcepto de la jarlibro la rajtoj kaj devoj de la SAT-anaro ne jam elĉerpiĝis. Por “fariĝi la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tielnomataj internaciistoj” (Statuto, ĉaprito 1, c) necesas, ke la SAT-anoj kuniĝu plej intime, laborante komune por la efektivigo de la supre diritaj propagand-metodoj. Ni imagu, ke la SAT-rondo estu ia centro kaj la SAT-anoj la alcentraj radioj; ĉiu radio prilumas ian kampon kaj komune ili ĉiuj heligas reflekton de vere proleta internaciismo. Kaj la peranto nur estas la K-do reprezentanta la SAT-rondon rilate al ne-esp-istaj kaj fremdaj organizoj. Do, amikoj, antaŭen, ĉiu laŭpove.

Robert E. Bitzer (1810), München.

Porkongresa raportaro

RESUMA RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT

Ni prezentas al la SAT-anaro, kiel ĉiujare, la raportaron de la Plenum-Komitato, okaze de la SAT-Kongreso por ekzameno, aprobo aŭ malaprobo. La raporto ampleksas la periodon de 1. julio 1928 ĝis 30. junio 1929.

Konsisto k funkciado de l’ Plenum-Komitato. Dum la priraportata periodo funkciis kiel Plenum-Komitatanoj la tutan tempon: K-doj B. . . ., Bartelmes, Cachon, Dessoit (Marso), Glodeau, Lanti (la 6 Parizaj membroj, kiuj formas laŭstatute la Direkcion), Lerchner (Leipzig), Nekrasov (Moskvo). La Parizaj membroj (Direkcio) regule kunvenis ĉiu-dusemajne, k pli ofte, kiam necesis. Sekretario de l’ Pl.-K. estas K-do Glodeau, prezidanto K-do Lanti, protokolanto K-do Bartelmes (kiu anstataŭis K-don Cachon post la 8-a Kongreso). La decidoj preskaŭ ĉiam okazis unuanime, k la resuma protokolaro atestas pri la amasego da laboro plenumita.

Rilatoj inter Ĝ. K. k Pl.-K. La rilatoj ĉiam estis glataj. Ĉiujn gravajn problemojn la Pl.-K. konigis al la Ĝ. K.-anoj, petante ilian konsilon k sugestojn. Ĝenerale nia agado estis preskaŭ unuanime aprobata de la Ĝ. K.

Rilatoj inter SAT k LEA-oj. La Göteborga Kongreso trovis la solvon por reguligi tiun gravan demandon, akceptante unuanime la Konvencion, kies teksto estis publikigita en “S-ulo”. (Vd. n-on 231.) En Göteborg 3 LEA-oj mankis ĉe akcepto de la Konvencio, la nederlanda (NEFL), la aŭstria (ALLE) k la ĉeĥoslovakia. El longaj perleteraj intertraktadoj kun la Direkcio de SAT rezultis, ke NEFL akceptis la Konvencion (oficiale ĉe sia Kongreso 28. 4. 29); same faris ALLE dum sia Plenkunveno (paskon 29). Lastatempe, ni ankaŭ atingis la konsenton de la Laborista Esperanta Ligo el Ĉeĥoslovakio. — La Konvencio ĝenerale estas obeata de la LEA-oj same kiel de ni, kvankam ni dezirus, ke la redaktoroj de la diversaj LEA-organoj klopodu ankoraŭ pli multe en la direkto presigi nacilingvan propagandan materialon k rezervi ekskluzive al SAT la peresperantan laboron. Persiste malobeas al la Koncenvio k al la Statuto kelkaj SAT-anoj en Britio (Londono, Edinburgo k. a.), kiuj principe ignoras la ekzistadon de BLEA k deziras atribui por- k per-esperantan laboron al “SAT-grupoj”. Malgraŭ niaj korespondaj atentigoj ni ĝis nun ne atingis ĉe ili agnoskon de la Kongres-decidoj.

La Novjorkaj SAT-anoj laŭdinde montris pli da konsentemo k decidis ankaŭ labori laŭ la direktivoj montritaj de la 8-a Kongreso; tiucele ili aliigis la strukturon de sia grupo.

Rilatoj inter SAT k la t. n. neŭtrala movado. Ni povis konstati per la paroliloj de la neŭtrala movado, ĝiaj gazetoj, ke SAT akiris al si alian pozicion ol en pli fruaj jaroj. Niaj rilatoj estis precipe monaj, ĉar ni devis reklami en la pli gravaj gazetoj por niaj eldonoj. Tiu reklamado en neŭtralaj gazetoj pri niaj eldonaĵoj okazas ĉefe sub la vidpunkto, ke restas ankoraŭ konsiderinda nombro da proletaj elementoj en la neŭtrala movado. Tial ankaŭ hodiaŭ plue restas aktuala nia agitvorto: “For la Neŭtralismon!” La reklamadan taskon plenumis laŭdinde K-do G. P. de Bruin.

Redakcio. Administracio. Ĉar la raportoj pri Redakcio kaj Administracio estas aparte prezentataj de la koncernaj fakuloj, temas ĉi tie nur pri la oficista demando, kiu estas reguligata de la Pl.-K. Dungita kiel redaktoro de “S-ulo” restis dum la tuta jaro K-do N. Bartelmes, kies salajro depost 1. jan. 1929 estis monate 1000 frankoj fr. plus la loĝejo (900 antaŭe) kaŭze de la ĝenerala plialtiĝo de salajrotarifoj en Francio k plikariĝo de l’ vivkostoj. Lia laboro plenumiĝis en intima kontakto kun la gvidanto de “S-ulo” K-do Lanti. Krom la redaktado de la gazeto, li skribas la korespondaĵojn por la Redakcio k parte la Asocio. Li plie korektas la presprovaĵojn de “La Nova Epoko” k de “La Lernanto”.

En la redaktado de “La Nova Epoko” ni nun definitive transpasis la malfacilojn en la plenumo de tiu laboro, kiun ni renkontis antaŭjare k parte ankoraŭ en la raport-jaro (ĝis fine de 1928). Rilate al la pliampleksigo de la revuo ni devas danki al SEU, kiu pagis la 16 pliajn paĝojn, sur kiuj estas presita la traduko de la verko de K-do Drezen: Historio de la Mondolingvo.

Jam en la lastaj monatoj de 1928 la laboro en la Administrejo fariĝis troa por tri dungitaj funkciantoj. Krome eksiĝis el sia ofico K-dino Lehmann, tiel ke dum longa tempo K-do Lerchner troviĝis sola kun sia filino antaŭ giganta laboro. Post longa klopodado ni finfine sukcesis dungi spertan librotenistion, K-don Platiel, kiu enoficiĝis je la 8. 5. 29. Dum sufiĉe longa tempo pro troa okupiteco la Administranto ne povis tiel rapide plenumi siajn taskojn kiel en antaŭaj jaroj. La salajro de K-do Lerĥner estas: 70.— mk. g.; tiu de K-do Platiel: 67.20 mk. g.; tiu de K-do Time: 35.20 mk. g.; de K-dino Lerĥner: 34.85 mk. g. (semajne). La SAT-anaro devas scii, ke tiu laŭtarifa salajro ne rilatas al 8-hora labortempo k ke la div. asekurojn ili mem pagas; ĉiuj dungitoj k oficistoj dediĉas sian tutan laborforton al nia afero.

Administracia Komisiono. K-do Richter, prezidanto de la novelektita je 2. majo 1928 Admin. Komisiono, plendis al ni kelkfoje dum la raportjaro pri malfaciloj kunvenigi la komisionanojn. Fine li sciigis, ke li restis sola kun K-do Bauer. Ni decidis tiam, en okazo de neeblo funkciigi normale la A. K., ke K-do Richter provu mem kun K-do Bauer plenumi la funkciojn de reviziantoj, likvidante la A. K. Fine, komence de marto 1929 K-do Richter informis nin pri eksiĝo el ĉiuj postenoj pro neakordiĝo kun la opinio de l’ ceteraj Pl.-Komitatanoj pri aranĝo de l’ reviziado en la Administracio.

Kontrolkomitato. Ĉi tiu instanco de la SAT-aparato estis formenda en Berlin laŭ la decido ĉe la lasta kongreso. La Kontrolkomitato konsistiĝis definitive en la laŭstatuta formo en februaro 1929. La nomoj de la elektitaj K-doj estas konigitaj en “S-ulo”.

Jarlibro. La Pl.-Komitato submetiĝis al la Göteborga decido, kvankam la Direkcianoj persone opiniis preferinde lasi la adresaron en ĝia ĝisnuna formo k estis subtenataj en tio per multaj rezolucioj k deziresprimoj de SAT-rondoj k izoluloj, kiuj estis presataj en “S-ulo”.

Programo de SAT. Pro manko de tempo k neprepariteco de l’ plej multaj kongrespartoprenantoj ĉe la Göteborga Kongreso ne estis diskutata la programprojekto en tiu Kongreso k sekve ankaŭ ne povis esti aŭskultata la opinio de la Direkcio de SAT pri tiu demando, kiun K-do Lanti, la sola reprezentanto de l’ Direkcio ĉeestanta en Göteborg, devus prezenti en ĝia nomo. Tial, por konigi nian vidpunkton k okaze de la deziresprimo de la Kongreso pridiskuti la demandon dum la intertempo — la raport-jaro — poste la “Rimarkoj” de la Direkcio al la programdemando presiĝis kune kun la teksto ellaborita de la Programkomisiono (pli bone dirite: de kelkaj ĝiaj membroj, kiuj funkciis) aldone al la “Kongresa Protokolaro”. Sekve de tiu aperigo k de la broŝuro

— paĝo 10 —

426 — SENNACIULO

“La Laborista Esperantismo”, kiu preskaŭ samtempe aperis k kies verkadon aprobis la K-doj de la Direkcio, ĉar ili konstatis ĝian nepran bezonon, pro tio, ke ĉe multaj K-doj mankas iom profunda ekkono pri celoj k taskoj de nia organizo, — okazis 5 monatojn daŭranta diskutado sur la paĝoj de “S-ulo”, kiu tamen ne ĉiam severe rilatis al la diskuttemo mem, nome la projekto de la Programkomisiono k la Direkciaj rimarkoj, sed pli vere degeneris en polemikadon. Tial post tiom da tempo, post regula aperigo de l’ materialo ricevita en ĉiusemajna n-o de “S-ulo”, — la Direkcio decidis ĉesigi la diskuton. Ĝi sin bazis sur la deziresprimo de multaj SAT-anoj, kiuj estis tedataj per tia disputado k per la fakto, ke la restanta materialo ne enhavis novajn argumentojn. Ni senŝanĝe presigis la diskut-materialon, kvankam ofte en ĝi estis uzataj tre akraj eĉ ofendaj esprimmanieroj. Oni notu ĉe tiu okazo en la memoron, ke la iniciato de la tuta program-afero ne venis de la Direkcio de SAT. Dume ni ne ricevis de la sekretario de l’ Komisiono, K-do H. Muravkin, raporton pri la stato de la Komisionaj laboroj dum la tuta raportjaro. Ni ricevis de tiu K-do nur artikolon sub titolo: “Kial SAT bezonas programon?” Ni respondis al la aŭtoro, ke ni publikigos nur novan tekston de programo, se antaŭe ĝi estis diskutita inter la Programkomisionanoj k ricevis ĉe ili aprobon. Tian tekston K-do Muravkin ne havigis al ni. Dume venis proponoj de diversaj SAT-rondoj pri malakcepto de ĉia ajn programo. La Kongreso decidos pri tiuj proponoj.

Altlernejo ĉe la Kongreso. Pri tiu aranĝo ni eksciis nur per la Kongresa Komitato. La instigo ne venis de ni; sed kiel ni subtenas ĉiujn celadojn, kiuj povas doni ion novan al niaj aranĝoj, ni ankaŭ konsentis principe tiun aranĝon, kiu cetere anstataŭas la Kulturkonferencon, lastjare okazigitan ĉe la Kongreso k ĉi-jare ne okazanta pro manko de K-do preta transpreni la organizadon.

Kongreso. La Kongr.-Komitato en Leipzig agis en intima kontakto kun la Direkcio de SAT, kiu lasta pritraktis en siaj kunsidoj ĉiujn protokolojn de la K. K. k ebligis al la K. K. plej vastan propagandon en la oficiala organo per multnombraj “Komunikoj” k artikoloj pri la kongresurbo ktp. (multe pli ol en niaj antaŭaj Kongresoj!).

SAT k frataj organizoj. SAT estis reprezentata en la kongresoj de FEO, St. Etienne (marto 1929), ALLE, Wien (marto 1929), Socialista Junulara Internacio, Wien (julio 1929), Ekzekutiva Kunsido por preparo de kongreso de Eksmilitantoj k parencaj organizoj en Berlin (majo 1929). Ni sendis salutleterojn al Hispana Soc. Partio, Sveda Soc.-dem. Partio, kiuj voĉdonis rezoluciojn favorajn al esp-o; ankaŭ al la Partitago de Germana Soc.-dem. Partio, kiu havis en sia tagordo proponon pri esperanto; same al Kongreso de ITF. Okaze de la 9-a Kongreso ni sendis invitleterojn al la plej gravaj centraj organizoj de la diversaj politikaj k sindikataj Internacioj.

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

15-a listo de aliĝintoj

  • 710 Le Cornec, Alĝero, Alĝerio 8 561
  • 711 Denize Raff, Alĝero, Alĝerio
  • 712 Rolph Pelletier, Orleans, Francio 18 178
  • 713 Martin Goldberg, Leipzig 2 190
  • 714 Fritz Kraft, Leipzig 10 890
  • 715 Algot Hägg, Trelleborg, Svedio 11 267
  • 716 Kurt Laue, Leipzig 12 697
  • 717 Elvira Vedberg, Stockholm 13 784
  • 718 Gustav Karlson, Stockholm 14 637
  • 719 Helge Johanson, Stockholm 14 638
  • 720 Margarete Broström, Stockholm 14 640
  • 721 Frida Viberg, Stockholm 14 763
  • 722 Astrid Nykvist, Stockholm 14 766
  • 723 Erik Nykvist, Stockholm 14 767
  • 724 Maggie Strömberg, Stockholm 14 841
  • 725 Arnold Gärtner, Friedrichswald, Ĉekio 13 883
  • 726 M. Weichelt, Ammendorf, Germ. 7 070

[BILDO p.10 | 38,34,53,48] La kongresinsigno: stelo kun “SAT” super globo kun la surskriboj “LEIPZIG AŬG”, “ESPERANTO”, “1929”, “KONGRESO”.

Originalo de la Kongres-insigno, ruĝe enkadrigita.

Ĉiu kongres-aliĝinto, kiu ne povos veni al la 9-a SAT-Kongreso, senpage k afranklibere ricevos post finiĝo de la Kongreso la kongresan insignon (kiu estos kvinkolore brodita, ne nur metala kiel anoncita en antaŭaj n-oj de “S-ulo”, do des pli valora memoraĵo) k la programlibron en amplekso de 48 paĝoj.

Tuj kongresaliĝu!

  • 727 Max Görner, Schönbach, Germ. 6 271
  • 728 J. Ruhland, Reichenbach, Germ. 6 270
  • 729 Alfred Müller, Lausa, Germ. 4 033
  • 730 Alfred Stoll, Lausa, Germ. 8 010
  • 731 Reinhold Ullrich, Selb, Germ.
  • 732 Josef Feilbacher, St. Pölten, Aŭstrio
  • 733 Weber, Essen, Germ.
  • 734 Friedr. Köhnke, Hamburg, Germ. 6 709
  • 735 Bruno Sproeck, Berlin, Germ. 1 292
  • 736 A. Guhr, Seifhennersdorf, Germ. 4 247
  • 737 Fritz Wilhelm, Seifhennersdorf 6 205
  • 738 Hans Laudel, Leipzig 576
  • 739 Josef Gelgor, Taganrog, Sovetio 12 729
  • 740 Nikalao [?] Fedotov, Taganrog, Sov. 3 736
  • 741 Vladimir Stasenkov, Taganrog 4 613
  • 742 Karl Gerbing, Fichtigsthal, Germ. 6 268
  • 743 O. Hartmann, Wittenberge, Germ. 12 976
  • 744 Rudolf Müller, Dresden, Germ. 10 892
  • 745 Kurt Thiele, Chemnitz, Germ. 2 999
  • 746 Erich Koch, Halle, Germ. 14 905
  • 747 G. Gleisberg, Heidenau, Germ. 2 899
  • 748 E. Trippner, Zschachwitz, Germ. 7 187
  • 749 W. Zentsch, Neugersdorf, Germ. 14 902
  • 750 Karl Schober, Wien, Aŭstrio 7 092
  • 751 J. Suk, Amsterdam 14 561
  • 752 A. Barrot, Buenos-Aires, Argent. 486
  • 753 M. Nikŝiŝ, Buenos-Aires, Argent. 1 361
  • 754 Angel Corral, Buenos-Aires 1 617
  • 755 H. Stay, Bournemouth, Anglio 2 978
  • 756 Josef Ramacher, Würselen, Germ. 7 850
  • 757 Franz Bauer, Gablonz, Ĉeĥosl. 2 066
  • 758 Alice Wiebach, Berlin 5 380
  • 759 Ferd. Ahlswede, Bremen, Germ. 9 721
  • 760 Stefan Schuster, Herne, Germ. 15 487
  • 761 Marta Drescher, Gersdorf, Germ.
  • 762 Johannes Schmalfuß, Chemnitz
  • 763 G. Bachmann, Fockendorf, Germ. 14 424
  • 764 B. Tschirner, Elbersdorf, Germ. 14 165
  • 765 Paul Kirmascheck, Essen, Germ. 7 118
  • 766 Emmi Bauer, Gablonz, Ĉeĥosl. 2 067
  • 767 Anton Henneberger, Halle, Germ. 2 263
  • 768 Fritz Richter, Leipzig, Germ. 4 560
  • 769 Rich. Pförtner, Sebnitz, Germ. 6 707
  • 770 Kurt Bräther, Sebnitz, Germ. 11 571
  • 771 Heinr. Hartmann, Sebnitz, Germ. 11 570
  • 772 Walter Hildebrand, Waltershausen, Germ. 14 817
  • 773 Emil Reinhold, Chemnitz, Germ. 8 083
  • 774 Andreas Reul, Würselen, Germ. 7 233
  • 775 Paul Drechsel, Burkhardtsdorf, Germanio 8 284
  • 776 Georg Harnisch, Burkhardtsdorf 8 285
  • 777 Gerhard Raupach, Burkhardtsdorf 8 281
  • 778 Martin Göthel, Burkhardtsdorf 8 280
  • 779 Erich Roscher, Burkhardtsdorf 8 283
  • 780 Willi Fleißner, Burkhardtsdorf 2 998
  • 781 Arthur Hertel, Eibenberg, Germ. 9 946
  • 782 Rudi Löbel, Meinersdorf, Germ. 8 282
  • 783 Fr. Mossig, Burkhardtsdorf, Germ. 8 279
  • 784 Rudolf Dost, Kemtau, Germ. 8 278
  • 785 A. Kopper, Neu-Eibenberg, Germ. 6 395

Donacoj

Reul-Würselen 1.— mk. g.; Bronke-Leipzig 2.— mk. g.; Baum-Neumark 2.— mk. g.; Häuser-Reichenbach 2.— mk. g.; Lindt-Zittau 2.— mk. g.; Ramacher-Würselen —.50 mk. g.

★

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

18.

La Kongreso esploru, kiel SAT povas helpi krei Unuigitan Esperantan Eldonejon, kiu eldonos malmultekostajn k por ĉiuj facile atingeblajn sciencajn k teknikajn librojn. Motivigo: Hodiaŭ sciencaj k teknikaj libroj estas tro multekostaj, ĉar ili estas eldonataj nur por relative malgranda nacilingva legantaro. Multaj tiaj libroj ne estas tradukataj k studento sekve devus lerni fremdajn lingvojn, por konatiĝi kun ili. Eldonoj sciencteknikaj en esperanto plene forigus tiujn mankojn.

Tomska grupo de Esperantistoj.

19.

Ni proponas deklari, ke la SAT-anoj sentu sin morale devigataj gastigi nur politikajn rifuĝantojn k invititajn gastojn, sed ne mondvojaĝantojn k personojn, pretekstantaj serĉi laboron, sed efektive burĝe vivantaj je la kostoj de oferemaj SAT-anoj. Motivigo: Multaj SAT-anoj estas tedataj de vojaĝemuloj, kiuj ofte pretekstas serĉi laboron, sed vere nur emas burĝe vivi je la kostoj de l’ gastigantaj K-doj. Laboron k ĉion alian oni serĉu perletere k la K-doj ĉiel penu plenumi de ili petitan aferon. Paroladistojn pri div. temoj, ofte kun membrokartoj de SAT k UEA, oni rajtu negastigi.

SAT-anoj

5194, 9284, 6734, 6737, 6733.

20.

La SAT-kongreso esprimu la deziron, ke SAT por siaj eldonaĵoj laŭ eblo apliku la normformatojn, rekomenditajn en la artikolo “Normigo” en “S-ulo” n-o 235.

670, 1939, 1940, 5077, 13 412, Enschede, Nederlando.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 427

Proponoj al la 9-a Kongreso el Berlin

21.

La kandidatoj por la Ĝenerala Konsilantaro devas esti proponataj de aktivaj SAT-anoj. Memproponoj estas malpermesataj.

SAT-anoj

13 227, 10 634, 4465, 13 058, 866, 3117, 8698, 19 166, 120, 2921, 8568, 5489, 3000, 13 494, 11 281, 10 177, 14 232, 5079, 9098, 9123, 5354.

Motivigo: La ĝenerala konsilantaro estas la nia gvidorgano. Ĉiu elektu tien K-dojn, kiujn li bone konas. La nuna praktiko de kvazaŭa sintrudo de la kandidatoj devigas multajn senkonscie elekti tute nekonatajn K-dojn. Estas pli bone tute ne havi reprezentanton en iu regiono ol posedi ne fidindan konsilantaron ĉar parte konsilantojn, ni ne konas.

22.

Pagataj oficistoj en SAT havu en la Ĝenerala Konsilantaro k Plenumkomitato nur konsilan voĉon.

Motivigo: Materie dependaj K-doj en niaj gvidorganoj ne povas esti tute objektivaj ĉe decidoj pri organizaj aferoj.

SAT-anoj

10 634, 13 058, 866, 3117, 8698, 14 166, 120, 483, 5484, 3000, 11 281, 2921, 10 177, 7418, 5074, 9123, 5954.

23.

Aliigi la § 1 de la statuto tiel: Sub la nomo de SAT estas fondita kultura eksterpartia asocio kiu celas utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda.

Taskoj. Por plenumo de tiu celo ĝi difinis al si jenajn taskojn: a) servi kiel peranto k helpanto por la internaciaj interrilatoj de la internaciaj k diverslandaj laboristaj organizoj; b) peri k ĉiel eble helpi al kreado de proleta esp-literaturo kleriga k serva; c) kiel eble plej bone k digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidareco; d) lernigadi k instruadi siajn membrojn tiamaniere ke ili fariĝu la plej kapablaj k perfektaj el la t. n. internaciistoj.

Motivigo: En la malnova teksto estas miksitaj senorde gravaj punktoj kun malpligravaj, krome mankas substreko de nia kultureco k eksterpartieco.

SAT-ano 2921.

24.

La statuto enhavu §§ pri la funkciado k rolo de niaj presorganoj, eldonkooperativo, gazetservo k la sekcioj.

Motivigo: La supremenciitaj gravaj funkciiloj de nia agado ĝis nun neniel estas ankrigita en nia statuto; tia stato ne estas ebla en iu granda alia organizo.

SAT-ano 2921.

25.

En la statuto estu jena aldono:

La perantoj estas la oficialaj respondecaj funkciuloj k reprezentantoj de SAT sur la lokoj, kiuj organizas k instigas la laboron surloke.

Dum ĉiu kongreso okazas speciala kunsido de la ĉeestantaj PK-anoj, ĜK-anoj perantoj k vicperantoj, kie oni interŝanĝas spertojn k raportas pri la loka laboro. La decidoj de ĉi tiu plivasta PK estas aplikendaj de PK.

Motivigo: “Nenie estu dev’ sen rajt’.” Dum la perantoj portas sur siaj ŝultroj la funkciigon de la tuta loka ĉiutaga SAT-laboro k peradas, oni ne nur ne konsideras ilin respondecaj funkciuloj de la asocio sed eĉ ne penis atenti kolektitajn de ili spertojn k konsilojn.

SAT-ano 2921.

26.

K-doj, anoj de sciencaj aŭ profesiaj fakaj esperantaj organizoj rajtas okupi respondecajn postenojn en SAT, kondiĉe ke ili ne okupas respondecan postenon en la faka organizo k havas 5 jarojn de aktiva SAT-aneco.

Motivigo: La disvastigo de esperanto en la fakaj medioj ne ankoraŭ estas ebla sole sur la SAT-bazo, tial koncernaj K-doj laŭ decidoj de la resp. sekcioj de SAT aŭ mem konsideras necese tie kunlabori por prepari la grundon por posta ekskluziva transpreno de tiuj taskoj fakaj per SAT. Ne ekzistas iu kaŭzo por tial ne allasi povajn fidindajn K-dojn al iu funkcio en SAT. La fakaj asocioj krome ne estas neŭtralulaj en senco de UEA.

SAT-ano 2921.

Berlin, 23. junio 1929.

Peranto: H. Muravkin (2921).

JUNULARA SEKCIO DE SAT

Provizora tagordo de la Junulara Kunveno ĉe la 9-a SAT-Kongreso

La kunveno okazos mardon, la 6-an de aŭgusto, je la 20-a horo en Popoldomo Leipzig.

  1. Raporto de la sekci-gvidanto k diskuto (ankaŭ pri “Jun. Paĝo”).
  2. Novelekto de sekci-gvidanto k redaktanto de “J. P.”.
  3. Internacia interligo k rilatoj kun aliaj junuloj k junular-organizoj.
  4. Rilatoj al plenaĝaj K-doj, spertoj ĉe fondo de SAT-junularaj rondoj.
  5. Niaj klerigaj taskoj — Literaturo.

Pri punktoj 1—4 zorgos K-doj Bartelmes (Paris) k R. Hofmann (Leipzig). Pri punkto 5 estas serĉata raportanto. Volontulo anoncu sin ĉe K-do R. Hofmann, Landsberger Str. 28/2, Leipzig N. 22. Al tiu adreso oni ankaŭ direktu ĉiujn proponojn, deziresprimojn ktp., kies pritrakto estas dezirata.

Sekci-gvidanto.

ALVOKO

K-doj aŭ organizoj, kiuj eldonas skriban esperantan kurson por laboristoj, bonvolu sendi kompletan lecionaron al K-do G. P. de Bruin, Twekkelerweg H 187 g, Enschede, Nederl.

En kelkaj vortoj . . .

Ĉirkaŭ iu Kongreso

Sekve de alvoko en “S-ulo” la Kongreskomitato de l’ franca socialista kongreso ricevis nur unu salutleteron, kiu estis laŭtlegata franclingve. Bedaŭrinde tiu letero estis malpli socialista k per-esp-a ol propaganda, t. e. por-esp-a. Ni ne estu bruaj entuziasmuloj, sed agu lerte, montrante la praktikan utilon de nia lingvo. Se iu faka kongreso ricevos 10 leterojn el 10 div. landoj kun interesa faka enhavo, la plej efika propagando por esp-o estas, se la leganto anoncas, ke “tiuj leteroj estas skribitaj esp-e k tradukitaj de la esp. K-do Z.”. Mi proponas, ke ni plue pristudu plej efikajn metodojn en la sendado de salutleteroj. (9618)

Interesa statistiko pri senlaboruloj

povus esti efektivigata per esp-o. Nia K-do Bruno Siegert, Schweidnitz, Herrenstr. 22, Germ., SAT-ano 1851, mem senlabora depost la jaro 1923, estas preta kolekti informojn pri subvencio, vivo, bataloj k asekuro de senlaboruloj en ĉiuj landoj. Estus tre bone, se la diverslandaj K-doj liverus al tiu K-do la bezonatajn informojn, por ke li povu kompili valoran materialon akiritan per esp-o. Do, helpu ĉiu laŭpove al nia K-do en lia grava laboro!

La 2-a Kongreso de la Anarkista Junulara Internacio

okazinta 19. ĝis 20. majo en Brieselang apud Berlin estis malfermata per esp. parolado de Maup Stevens antaŭ ĉ. 200 personoj. Reprezentitaj estis grupoj el Germanio, Holando, Litovio, Latvio, Polio. Post aprobo de la estraraj raportoj parolis K-do pri bataloj en Litovio. Montriĝis, ke la kondiĉoj ne estas maturaj por fondi “Anarkistan Internacion”. La sekretariaro provu eldoni gazeton (esp.-lingvan). La K-doj ne timu la klopodojn lerni esp-on.

Pri la Jarlibro

ni ricevis ankoraŭ jenan deklaron subtenantan la 1-an kongresproponon: “La jarlibro devas disponigi al ĉiuj aktivaj SAT-anoj adresojn de iliaj klasaj K-doj: nur tiam ni povos plenmezure eluzi nian aparaton.”

Nik. Davydov (12 963).

Plendo

K-do Cowan, Anglio, deziras scii, kial al li ne respondis K-do Leo Golovanevski, Kiev, K-do Serge Sevastjanov, Orel, nuntempe en Leningrad, K-do Petro Suhanov, Nikiforov, Olhovskoe, K-do Ernst George, Berlin, K-doj Edm. Lecqeois k Suetin el Francio k Sovetio.

Radio — Leipzig

Post kelktempa interrompo okaze de la diversaj kongresoj MIRAG daŭrigos siajn esp. prezentojn, komencante la 23-an de aŭgusto novan ciklon, regule ĉiun dekkvaran tagon, vendrede je la 18.05-a ĝis 18.20-a h.

— paĝo 12 —

428 — SENNACIULO

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

FRANCIO. Alzaco. La kom. gazeto “L’Humanité” (Metz) nun regule aperigas priesp. artikolojn. La sekretario de l’ socialista partio de “Haut-Rhin” k ankaŭ tiea regiona soc. gazeto „Der Republikaner” favore rilatas al esp-o k komencis aperigi priesp. artik. Rezulte de perletera kurso donita de K-do 4671 fondiĝis en Annéville lab. esp. grupo, gvidanto K-do Leininger (urba konsilisto) 21, rue des Romains (Moselle). Grupo Mulhouse (H. Rhin) fondiĝis per K-do Groetzinger, ankaŭ lernanto de K-do 4671. La regiona estraro de naturamika movado tre favoras esp-on k komisiis la redakcion de l’ bulteno “Les Amis de la Nature” aperigi pli da artikoloj pri esp-o k en ĉiu n-o dekon da esp. vortoj esprimantaj naturamikajn objektojn. La estraro intencas uzi estonte esp-on por informiĝi pri okazoj k agado ĉe alilandaj naturamikaj grupoj. La aŭgusta n-o enhavos specialajn priesp-ajn artik. k lecionon. Naturamikoj, kiuj antaŭmendus tiun n-on (pr.: 50 cent.), helpus per tio, ke esp. artik. aperu en ĉiu n-o! (Necesus, ke en la naturamika fakkunsido de l’ SAT-Kongreso oni okupu sin pri laŭplana propagando k instigu la centron eldoni esp-lingvan bultenon por negermanlingvaj naturamikoj). — Jean Wutte, Oberbetschdorf, Bas-Rhin. — SOVETIO. Ivanovo-Voznesensk. 23. junio, dum grandioza eksterurba amaspromenado, kiun partopr. kelkmiloj da urbanoj, okazis meze de la ĝen. programo amaskunveno aranĝita de la lokaj esp-istoj, speciale menciita en la afiŝoj. Dum tiu internacia kunveno elpaŝis en Iv.-Vozn. gastantaj kursanoj de intern. partilernejo: parolis italo, polo k ruso. Ĉi lasta (K-do Ŝumarin) detale rakontis pri vivo de britaj ministoj k jap. laboristoj laŭ artik. en “S-ulo”. Granda aplaŭdo. Favora rap. en la loka ĵurnalo. (4967). — Perovo. Rezulte de laboro de esp. rondeto ĉe lernejo en Ĉuĥlinka organiziĝis rondetoj ĉe 2 aliaj lernejoj k konferenco de kleriglaborantoj (14. 6.) de moskva distrikto, konsiderante utilon de esp-o por la intern. edukado, pledis por enkonduko de la lingvo kiel deviga lernobjekto ĉe 3 lernejoj de la distrikto. (12 963).

Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.

Ĉe la neŭtraluloj

La neŭtrala Hung. Esp. Societo proponos al la Budapesta Kongreso direkti Manifeston al la tuta mondo pri praktika k ideala utiligo k enkonduko de esp-o. — Dum la kongresbalo en tiu universala kongreso oni elektos inter la ĉeestantaj esp-istinoj “fraŭlinon esperanto”, kiu portos tiun titolon ĝis la venonta kongreso. Per tio niaj neŭtraluloj imitas la modstultaĵon de lasttempe ofte en la burĝa mondo okazigitaj “belec-konkursoj”, kredeble entuziasmigitaj per la “sukceso” de hispana esp. belulino en Pariza konkurso . . .

*

Por la antaŭkongreso al la Budapesta universala kongreso, okazonta en Vieno (29. 7./1. 8.) estas eldonita gvidlibro tra Vieno. Karavanoj estas aranĝataj de UEA k firmo Mosse (Berlin). Poste la kongresanoj ŝipe veturos al Budapest.

*

Laŭ “Hungara Heroldo” aliĝis ĝis la 25. junio al la Universala Esp. Kongreso en Budapest nur 366 personoj! . . .

*

La stato de l’ membraro ĉe UEA (pagintoj ĝis fino de aprilo 1929) estis: 7303 (inkluzive 187 dumvivaj k 21 honoraj membroj).

Nekrologo

16. junio dronis en la Elbe-rivero unu el niaj plej aktivaj pioniroj de l’ ruĝverda movado

K-do KURT GROHMANN

(SAT-ano 1741)

en aĝo de 26 jaroj.

Per li ni perdas la fondinton ĉefan de nia grupo, ĉar el lia unua kurso fondiĝis nia grupo. Dum du lastaj jaroj li troviĝis en Blumenthal (ap. Bremen) k antaŭ du semajnoj li revenis k emis plue kunlabori en nia movado. Ne nur la grupo Sebnitz, sed la tuta distrikto perdas en li veran pioniron. Neniam ni forgesu lin k honoru lin plej bone per tio, ke ni daŭrigu la laborojn, en kiuj li partoprenis.

Lab. Esp. Grupo Sebnitz (Saksio), LEA-distrikto “Dresdena Industriregiono”.

Al la SAT-perantoj de Amsterdama Internacio

Karaj Gek-doj! Per tio estu informataj, ke al la kompilanto de adresoj por la jarlibro de SAT ne estas eble respondi ĉiujn alsendaĵojn. Li havas nuntempe la solan taskon kolekti la adresojn laŭ la alvoko de “S-ulo” n-o 245 k prepari la adresaron. Tiu, kiu ne jam sendis sian adreson, tre baldaŭ faru tion, ĉar la laboraĵo devos esti ĉe la SAT-administranto plej malfrue fine de septembro ĉi-jare. Adreso de l’ kompilanto: K-do Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28, Germanio.

Konrad Deubler (30).

NIA POŜTO

4671. — Ni enmetis kiom eble. La lastan (privatan) sciigon donu al la Adm. kiel pagatan anonceton.

Ruĝa Plugisto. — Ni ne povas enmeti senpage vian koresp.-deziron.

1837. — Vi devas pagi vian anoncon presitan en tiu ĉi n-o = 2.85 mk. g.

Kuŝĉova. — Ni ne konas la adr. de Biro Ernö. Vian scenon ni uzos en “L. L.”.

Radio-Ĥarkov. — Anoncon ni sendis al la presejo, sed pri de vi menciita alvoko ni nenion scias. Ĉian de vi senditan materialon ni aperigis siatempe. Rilate al financaferoj ne interrilatu kun ni, sed kun la Adm. Red.

Korektoj: En n-o 248, pĝ. 397, 3-a kol., lin. 6 de malsupre, legu: “fidelaj filoj de sia fera k nevenkebla klaso”; pĝ. 403 (en “Nekrologo”) legu: 13. 6. 29 anst. 13. 4. 29.

Kongresontoj!

Kiu traveturos Belgion k deziras resti iom da tempo ĉi tie, sin anoncu ĉe la peranto. Senpaga loĝejo laŭeble certigota. Oni montros la vidindaĵojn de Bruxelles.

Adr.: Basteels G., rue René Henry 43, Anderlecht-Bruxelles (Belgio).

REMEMORU PRI LA MONDMILITO!

La 1. aŭgusto ni ĉiuj devas partopreni en la kontraŭmilita manifestacio!

Ni Omskaj esp-istoj intencas montri al nia manifestacianta laboristaro, ke multaj eksterl. K-doj estas kune kun ni kontraŭ la nova minacanta mondmilito.

Sendu senprokraste materialon: kolektivajn L, PK, gaz. k ĵurnalojn. Rekompence ni sendos L, Pl, ktp.

Adreso: USSR, Siberio, Omsk, Komklub Krujok “Esperanto”.

SAT-Kongresontoj, atentu!

Kiu K-do volos viziti antaŭ aŭ post nia 9-a Kongreso nian Esp-istan Klubon “La Progreso” en Ĉes. Budejovice (Budweis), Ĉeĥoslovakio, skribu antaŭe al SAT-peranto K-do Carlo Jirka, trida česk. legir. [?] 37, Ĉ. Budejovice, Ĉeĥoslovakio.

HELPU NIN!

Por varbceloj ni bezonas ĉiuspecajn ekspoziciaĵojn, ĉefe gazetojn en kaj pri esperanto, afiŝojn, ilustritajn poŝtkartojn ktp. el ĉiuj landoj (prefere el Sud- kaj ekster-Eŭropo). Sendu materialon al Laborista Esperanto-Grupo, Fürth i. B., Germ., ĉe K-do Kuhnert, Wasserstr. 11, III.

Laŭeble ni kompensos vin laŭdezire.

Tramistoj de ĉiuj landoj, atentu!

La “Esperantista Tramistaro” de Dresden deziras koresp. kun vi per L k PK pri ĉio, kio koncernas nian fakon. Indiv. aŭ kol.

A. Liebs (178), R. Müller (10 892), H. Wotschke (745), K. Kraft (12 971), G. Hennig (10 350), G. Stein (13 943), A. Schleinitz (10 718), W. Wachsmuth (14 911).

Adr.: A. Liebs, Dresden-A. 6, Bautzner Str. 129.

ENHAVO: — paĝo

  • La laborista problemo en Usono 417—18
  • Vivu la neŭtraleco! 418
  • La laborkondiĉoj kaj stato de la kamparanoj en Malgrandpolio 418—19
  • Mezgermanio 419—20
  • Ĉu likvido de l’ milito? 419—20
  • Ekonomiaj notoj 421
  • Floras la bretona literaturo 421
  • El la nordbohema vitraj-industrio 421
  • Mi veturas eksterlandon 421—22
  • Diskutejo 422
  • Sennaciula Liberpensula Paĝo 423—24
  • Tra Esperantio 424—28
  • Anoncoj 428

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 251, 25-a de julio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 251 — APERAS SEMAJNE — 25. Julio 1929

[BILDO p.1 | 40,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lehner

PRI LA FAŜISMO EN AŬSTRIO

Kun griza, mallarĝranda ĉapelo kun kurbigita plumo el kokvira vosto sur la kapo, tiel staras antaŭ ni la “hejmland-defendulo”, la aŭstria faŝisto. Nia “hejmland-defenda” movado volas renovigi la aŭstran ŝtaton per la renverso de la nuna konstitucio, starigita de malbenitaj ruĝuloj dum la tagoj, kiam la monarkio pereis.

La hejmland-defendo estas organizo kontraŭmarksisma, kontraŭ la “ŝteliranta bolŝevismo”, reprezentata de la aŭstria socialista partio. En ĉiuj kunvenegoj, okaze de ĉiuj manifestacioj de la hejmland-defenduloj oni povas aŭdi la kriantan voĉon de iu gvidanto: “Batalo kontraŭ la socialista partio ĝis per la tranĉilo!” Kaj ‘hajl’ (tio signifas: savon!) estas la respondo de ĉiuj, kiuj amas la hejmlandon purigotan de ruĝuloj.

Propagandata kaj ĉefe gvidata estas la movado de du tre estimataj (ni ne diras: estimindaj!) sinjoroj. La unua estas nia tre estimata sinjoro Ŝtajdle (germ.: Steidle), advokato en Tirolio, la plej eminenta viro, la “Musolini de Aŭstrio”, kiu estas plej kapabla gvidanto de venkonta faŝista armeo.

Tiun kapablon li jam pruvis dummilite. Li estis tiam suboficiro ĉe iu militist-kancelario, kaj tie li kuraĝege defendis sian patrolandon. Li estis tiutempe tro modesta por eluzi sian doktoran rangon kaj fariĝi oficiro ĉe iu batalfronto. Per tio li konservis sian karan vivon por nun fariĝi — ho feliĉego por Aŭstrio! — savonto de la patrolando.

La dua estas nia kara advokato Pfrimer en Stirio. Kiele li dummilite servis al la patrio, mi ne scias; eble simile kiel sinjoro Ŝtajdle. Sed ankaŭ li estas heroo. Li devis iam procese batali kontraŭ sia komunumo Judenburg, en kies magistrato la plimulton bedaŭrinde havas la malbenitaj ruĝuloj.

Ĉar la stultaj ruĝuloj ne volis kompreni, ke iu komunuma posedo devenas efektive de kelkaj malnov-burĝaj komunumanoj, li atestis tion per antikvaj, jarcent-aĝaj dokumentoj. Bedaŭre, mi devas konfesi, li tra tri instancoj malvenkis…

[BILDO p.1 | 24,44,69,67] Foto: granda amaso da homoj kun ĉapeloj antaŭ domo kun balkono, sur kiu staras uniformitaj viroj; flagoj pendas de la fenestroj, malsupre altaro kun kandeloj.

Edifa bildo: La aŭstriaj faŝistoj en LEOBEN antaŭ la magistrata domo. La urbestro salutparolas. Pastro benis la stab-taĉmenton el Donaviĉaj laboristoj k oficistoj.

Ankaŭ eminenta militĉefo estas veninta el Germanio, kiu jam tie pruvis sian kapablon kiel kontraŭrevoluciulo kaj nun ĝin volas montri en Aŭstrio. La germana majoro Pabst — iama gvidinto ĉe la Kapp-ribelo.

Tio estas la fiera aro da gvidantoj en nia hejmland-defenda movado. Kompreneble en nia faŝista organizo ankaŭ ne mankas aliaj kapablaj eminentuloj. Ĉu la generaloj en iama tempo ĉiam venke malvenkintaj devas foresti, kiam la patrio estas en danĝero? Kaj la monarkiema oficiraro, la iamaj aristokratoj, kaj ĉiuj, kiuj iam havis despotecan rangon? Ne, ne; ĉiuj ĉeestas.

Nia kara, bona, malnova tempo volas renaskiĝi kaj forigi la “revolucian rubon”, kiun jam delonge opiniis forigenda nia pastra moŝto sinjoro Sejpel, estinta regnestro.

Kiel entuziasme komenciĝis nia faŝismo! Depost la 15. julio 1927, kiam la policistaro mortpafante pelis la vienajn laboristojn tra la stratoj, ho la burĝaro kuraĝiĝis, kaj ĉie oni varbis por la grandioza ideo de la hejmland-defendo. Ĉiu, kiu estis ĉagrenita pro iu kaŭzo de la socialistoj, fariĝis hejmland-defendulo. Ĉie oni nun vidas ilin, oni ne povas kraĉi, ne trafante homon kun plumornamita ĉapelo.

Eĉ laboristoj inter ili. Ĉu ne ankaŭ ili devas defendi sian hejmlandon? Ĉu la granda entrepreno en Stirio, la “Alpinmontan”-societo, ne povas postuli, ke ĝiaj laboristoj defendu ĝian kapitalon… — pardonu, mi volis diri — hejmlandon? Dumsemajne ili brave laboru kaj dum kelkaj dimanĉoj ili marŝadu kiel soldatoj por demonstri sian hejmdefendemon. Se ili devas marŝi eksterloken, ili ja ricevas kvin ŝilingojn (=ĉ. 0,75 dol.). Pri tio la malbenitaj ruĝuloj mokas ilin, nomante ilin la “kvin-ŝilinguloj”.

Ho, nun la junaj laboristoj, dummilite ankoraŭ infanoj, fiere ankaŭ devas soldate ludi! Kaj laboristoj, kiuj neniam libervole emis organiziĝi, nun devige estas feliĉaj anoj de la “Alpinmontana” “sendependa sindikato”. Ĉu ne feliĉa stato? Harmonio inter kapitalo kaj laboro. Tion kreis nia faŝismo. — Sed, bedaŭrinde nur ĉe la Alpin-montan-laboristoj, kie eĉ socialistemaj labor-

— paĝo 2 —

430 — SENNACIULO

istoj estas hejmdefenduloj, ĉar nia, por laboristoj tre zorganta entrepreno ne povas doni al malbravaj homoj hejmon kaj laboron. Ekzistas ja tiom da kamparanidoj, kiuj nenion scias pri la aĉa socialismo kaj urbaj senlaboruloj. Ho, bela afero! Ofte okazas, ke faŝistaj laboristoj propagandas inter la ruĝa laboristaro por la belega hejmland-defendo per gumbastonetoj kaj ŝtonoj. Jes, bona afero: La akciuloj de la Alpinmontan-societo povas ĝoji, ke ĝi havas la plej hejmland-defendantan laboristaron. Ĝi estas ja vere la plej nacieca entrepreno en Aŭstrio. La ĉefparto de ĝiaj akcioj apartenas al iu banko, kies ĉefakciuloj estas eksterlandaj kapitalistoj, kaj kiel mi ie legis, eĉ la reĝo de Belgio estas ĉefakciulo. Tial niaj laboristoj devas esti hejmdefenduloj.

Rimarkinde estas kaj tre ĉagrene, ke la ruĝuloj tamen ne malmultiĝas, eĉ plimultiĝas! Ilia partio pligrandiĝas; dum balotoj en la komunumoj ili gajnas mandatojn. La diablaj ruĝuloj tute ignoras ĉiajn provokojn kaj donas al la faŝistoj ne unufoje okazon kaj pretekston, por ke ili povu komenci la marŝadon al la ruĝa Vieno. Ili ĉiam nur laŭleĝe agadas kaj per siaj publikigoj eĉ maltrankviligas burĝojn, tiel ke parto da ili eĉ fariĝas malsimpatiantaj al la faŝismo.

Lasttempe la ruĝuloj publikigis dokumentojn el la tendaro de la faŝismo. Intimajn leterojn, sekretajn protokolojn ktp. Kie la ruĝaj diabloj ilin prenis? Kaj, malbenita afero, ĉio estas vero. Ĉu ekzistas tiom multe da spionoj, da perfiduloj inter la hejmdefendularo? Kion la ruĝuloj ankoraŭ scias? Estas tre ĝene. Ĉu do la bela faŝista movado povas esti ankoraŭ timigilo por la ruĝuloj, se ili eble ĉion scias?

Ĉu pravas la socialista gvidanto, kiu diris: “Ni ne timas la hejmlanddefendismon, kaj tre kvietigas nin la fakto, ke ĝi estas gvidata de iamaj monarkistaj generaloj”?

A. R. (10504).

La Laborista Problemo en Usono

(1-a daŭrigo. Vidu antaŭan n-on)

3. Kapitalista diktatoreco

Alia agrimedo de la mastroj devenas de la granda influo, kiun ili praktikas super la lokaj estraroj. Laŭ tiu vidpunkto Usono suferas je tuta maldistingeblo inter la registaraj kaj mastraj oficoj. Tio ĉi evidentiĝis, tute klare, ĉe la subpremo de la ŝtalstriko dum 1919; laŭ cito ankoraŭ el la “Interchurch”-raporto¹, la lokaj juĝistoj, la policestraro ktp. en ĉirkaŭo de Pittsburg estis tre ofte fabrikdirektoroj aŭ iliaj parencoj. Tial, tuj de la komenco de la striko, la tuta loka policanaro estis mobilizata favore por la kompanio. La plejmultaj popolkunvenoj estis malpermesataj! En Djuken (Duquesne), la urbestro Kroŭford (Crawford), kiu estis samtempe juĝisto, malpermesis ĉiun kunvenon el pli ol tri personoj, aldirante, ke li estas tre bona kristano, sed ke li enkarcerigus Kriston mem, se li parolus por la laborfederacio. Samtempe oni uzis intense la leĝon, kiu permesas al la policestroj, en tuja danĝerokazo, elekti iujn civitanojn kiel help-policanojn: Sume 25 mil viroj, elektitaj kaj pagitaj de la ŝtaltrusto, estis tiel vokataj. Tiuj ĉi viroj, dungpagataj de la kompanioj, defendis nature tiujn, kiuj pagis ilin, kaj faris senbridegajn agojn. Multaj atakis pacemajn vojirantojn, rajdante penetris en magazenojn. La ŝtata polico sekvis ilian ekzemplon, kaj, en Bradok (Braddock), furiozege atakis enterigon; en la sama urbo, strikantoj, elirante preĝejon², kaj geknaboj, elirante lernejon, estis atakataj. En Ĝonston (Johnstown) la “Reverend³” Don Bruks (Brooks), pastro de la baptista eklezio, kiu predikis favore por la striko, estis forpelata el la urbo de la Komerca Ĉambro; en la sama urbo la ĉeflaboristo, M. G. Foster, estis atakata de homamaso direktata de W. R. Laudk [?], sekretario de Y. M. C. A.¹, estis sovaĝe batata kaj en la vagonaron (per kiu li alvenis) transmetata. Ĉe popolkunveno, okazinta en la kamparo, bandaĉo el 70 helppolicanoj, tute ebriaj (ho mirindaĵo de la alkohol-malpermeso!) interrompis la kuniĝon kaj finmortigis faman varbantinon, la 89-jaran panjon Ĝons (Jones).

Komunumoj sub mastra diktatoreco

La okazoj, kiujn ni ĵus priskribas, fariĝis en la “libera” Pensilvenio (Pennsylvania), kie la mastroj havas “relative” malgrandan politikan influon; multe pli plena estas ilia superregado en la sudaj ŝtatoj. Ofte ja minejoj aŭ teksfabrikoj estis starigataj en montoj, malproksime de iu loĝata regiono; kaj la entreprenoj, por rekrutigi laboristojn, devis liveri al ili la loĝejon kaj la nutraĵojn; unuvorte, krei komplete urbeton kaj ĝin administri. Oni troviĝas, tiuokaze, antaŭ tuta stato de feŭda reĝimo: en la teksistaj vilaĝoj el la du Karolin-ŝtatoj, el ŝtatoj Georgio, Alabama; kaj pli ankoraŭ en la minejoj al okcidenta Virginio kaj el Kentöki (Kentucky), la kompanioj superregas la socian kaj politikan vivon de ĉiuj komunumoj, ĉu per plena absorbo de la lokaj politikaj estraroj, ĉu per senlima potenco super tiu loka registaro.

En tiaj vilaĝoj la kompanio posedas ĉiujn domojn: la lukontrakto ĉiam kondiĉas, ke la luigo estas nur akcesoraĵo de la dungo, ke la jura rilato, kreita per la kontrakto, estas rilato de mastro al servisto kaj ne de luiganto al luanto. Ĉiu laboristo, kiu forlasas la kompanion, kiu estas maldungata aŭ strikas, estas, pro tiu motivo mem, elpelata el sia domo; krome, la lukontrakto kondiĉas, ke “la luanto ne permesos al personoj ne plaĉantaj al la kompanio eniri aŭ resti hejme”; kaj “la luiganto rajtos, ĉiutempe, eniri la domon por elpeli laŭplaĉe ĉiujn personojn”. Kelkaj lukontraktoj malpermesas eĉ al luantoj akcepti hejme, sen kompania permeso, ian alian personon krom (konsola escepto) la kuracisto, la pastro kaj la enterigisto.

La kompanio posedas ne nur la loĝejojn sed ĉiujn vilaĝajn konstruojn; tio samvaloras kiel tuta forigo de kunvenrajto, ĉar nenia loko povas esti akirata sen mastra permeso. La kompanio elektas la pastron, la sekretarion de Y. M. C. A. kaj duobligas la salajron pagatan de la grafilando al la instruisto.

Mastra teroro kontraŭ lab. organizantoj

Kiam en 1919, la “United Mine Workers” (minista sindikato) provis organizi Okcidentan Virginion, la organizantoj estis traktataj tre sovaĝe: Ĉar la tuta terspaco apartenis al la kompanio, sufiĉis, ke ili malsupreniru el la vagonaro por “ŝtelperforte eniĝi” privatan posedon. Tuj la detektivoj atakis, batadis abunde kaj remetis ilin en la vagonaron preskaŭ senvivaj. Koncerne al la ministoj mem, la atestoj, faritaj antaŭ la enketkomisiono, montras multajn okazojn, en kiuj viroj estis trabategataj kaj, iafoje, serioze vundataj, pro tio, ke ili ĉeestis sindikatan kunvenon, aŭ eĉ, ĉar ili nur elparolis la nomon de la “United Mine Workers”-sindikato. En maloftaj urboj, kiuj ne estas privataj posedaĵoj, la detektivoj provas firmigi sian regadon super la loka estraro; kiam dum pafado en Matjŭen (Matewan) en 1920 la detektivestro estis mortigata, oni trovis ĉe li leteron de la agentejo, kiu ordonis al li subaĉeti la policestron kaj la urbestron, kaj, malsukcesokaze, enkarcerigi ilin.

La persekutoj kontraŭ la rev. lab. organizo IWW

La ekzemploj, kiuj plej bone aperigas la maljustaĵojn, estas troveblaj en la persekutadoj kontraŭ la IWW (Industriaj Laboristoj de l’ Mondo) dum kaj post la milito.

Tiu organizo subtenas en Usono la sindikatismajn ideojn, kaj ĝia revolucia aspekto estis uzata kiel senkulpigo por brutegaj subpremaj agoj.

La afero de la Ŭitl’nd (Wheatland)-aj grenrikoltantoj estas unu inter aliaj.

¹ Raporto de l’ “Inter-eklezia movado”.

² Por protesti kontraŭ la malrespekto al la kunvenlibereco, la katolika pastro, Kazincki, kaj la luterana pastro, Molnar, kuraĝis proponi sian preĝejon al la strikantoj.

³ Eklezio titolo.

¹ La Y. M. C. A. (Kristana Asocio de la Junuloj), kiujn oni vidis oftege malantaŭe de la usona fronto dum la milito, estas laŭdire filantropa asocio.

[REKLAMO p.2] Libertempuloj! Vojaĝantaj SAT-anoj! Ĉiam portu en via poŝo Sennaciulo-n, por montri ĝin al esp. K-doj, kiujn vi renkontas en urboj k vilaĝoj, k p. inviti ilin al abono. La amplekso de la gazeto dependas de ĝia abonantara kvanto. Ne preterlasu eĉ la plej malgrandan varbokazon, por ke ni atingu plej baldaŭ almenaŭ la minimume bezonatan nombron: 4000!

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 431

Dum somero de 1913, granda farmo de Ŭitl’nd (Kalifornio) petis per jurnala vojo 3 mil grenrikoltantojn. Alvenis sufiĉe multnombraj laboristoj, sed teruraj estis la vivkondiĉoj; malaltaj estis la salajroj, longdaŭraj la labortagoj, ne priskribebla la sanstato de la noktrestejo. Neniu lito estis havebla; kaj la gelaboristoj estis devigataj senorde kuŝi sur pajlamasoj; nur 6 necesejoj estis en la noktrestejo, kaj la nura havebla trinkaĵo, krom akvo, estis limonado farita el citrona acido, vendita de la kuzo de l’ mastro por 5 cendoj.

Baldaŭ ekaperis epidemioj de disenterio kaj de tifeca febro, kaj unu laboristo, Dik Ford, ano de IWW, plendis ĉe la farmisto. Ĉi tiu lin brute frapis. Proklamata estis tiam striko, kaj la 7. aŭg. la “sheriff” alvenis kun armataj soldatoj kaj pafis la laboristaron. — Mortigataj estis multaj inter ili, malliberigataj aliaj; kelkajn el ĉi tiuj oni trovis gorĝpreme mortigitaj en ilia malliberejo. Fine Dik Ford estis kondamnata je dumviva malliberigo pro mortigo, dum Ŭitl’nd kaj la policestroj estis trankvilaj.

Sekve de la Rusa Revolucio, Usono, kiel multaj aliaj landoj, trapasis teruregan tempon, dum kiu sovaĝa subpremo estis aplikata kontraŭ ĉiu persono suspektata pro simpatio al “la interdenttranĉila viro”! Ĉar IWW estis la plej revolucia organizo en la tuta lando, ĝi estis speciale atakata kaj la plej multaj el la ŝtatoj aprobis la specialajn leĝojn kontraŭ la “krima sindikatismo”. Multegaj estis malliberigataj kaj centoj da gehomoj kondamnataj.

La juĝmaniero ofte estis jena: oni unue pruvis, ke la akuzitoj estis anoj de IWW; poste oni aŭskultis la kulpigajn atestantojn; tiuj ĉi, estintaj krimuloj, malfidelaj soldatoj ktp. deklaris sian anecon ĉe IWW kaj konfesis esti krimuloj pro la malbona influo de IWW sur ilin mem. Unu el ili eĉ asertis, dum iu juĝado, ke IWW venenis la tutan konservatan viandon, senditan al usonaj soldatoj en Francio. Kaj kvankam la federacia gubernio certigis la ĉiaman bonkvaliton de tiu viando, tiu aserto ebligis kondamnon. La senkulpigajn atestantojn neniam oni povis aŭskulti, ĉar tiuj, kiuj provis kiel neperfortan montri la doktrinon de IWW, estis tuj malliberigataj pro “senhezita provo de senkulpigo de krimaj agoj”.

(Daŭrigota.)

(Kompiltrad. de Alĝeraj Esperantistoj.)

SKRIBU AL INFANOJ EL SOVETIO!

Estas ni sovet-infanoj
El proletaj familioj,
Kiuj loĝas ĉiuj kune
En infana kolonio.

Ni deziras korespondi
Kun la tuta vasta mondo,
Por ke kresku kaj fortiĝu
Nia granda infanrondo.

Ni atendas la leterojn
El Eŭropo, Ameriko;
Skribu ankaŭ multenombre
El Azio kaj Afriko.

Loŝkarivska detkolonio, Nikopol, USSR.

Krimo de la Ironio

Sub la titolo “Pli science ol la scienculoj” aperis en “S-ulo” n-o 245 artikolo tre sprite k ironie verkita de K-do Ben Odinov (Novjorko). Teruregan mispaŝon ni faris enmetante tian skribaĵon! Ĝi profunde vundis K-don Snejko, kiu dolorkriadas k akre protestadas al ĉiuj gvid- k kontrol-instancoj de SAT!…

Ricevinte la proteston de nia Blankrusa K-do, ni unue demandis nin, ĉu li mem ne celas per tio supervenki K-don Ben Odinov per ironiaĵo de speciala speco. Sed ŝajnas, ke ne. K-do Snejko parolas serioze. Tial ni estas en granda embaraso por decidi nun, ĉu fakte la skribaĵo de K-do Ben Odinov povis veki ĉe legantoj komprenon pri ofendo al K-do Snejko. Por ni almenaŭ, k certe ankaŭ laŭ la intenco de la aŭtoro de l’ riproĉata artikolo, ne troviĝas en ĝi io ajn ofenda, por iu ajn homo kapabla kompreni la ironion.

Ĉu do en la Blankrusa Kulturo ne ekzistas aŭtoroj aplikantaj la ironion en siaj verkoj? Aŭ ĉu K-do Snejko malsanas je ia persekutfobio? Grava problemo! kiun ni lasas al niaj legantoj solvi. Ili ja relegu la senpekan laŭ ni artikolon de la Novjorka K-do k decidu mem, ĉu troviĝas en ĝi reala intenco ofendi la redaktoron de la “Scienc-Kultura Paĝo” de “S-ulo”.

E. L.

[REKLAMO p.3] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POSTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

Ĉu likvido de l’ milito?

(Fino)

Kontraŭ ĉiu ekvilibra faktoro leviĝas ĝia antitezo, esence propra al la ekvilibro kaj minacanta ĝin elbalancigi. Tamen tiuj ĉi kontraŭecoj ekzistas momente nur en embria stato. Por sufiĉe longa periodo ili ne eksplodos sub akuta formo. Sendube okazos krizoj; sed la ekspertoj malfermis savo-klapon.

Se la Banko por Internaciaj Pagoj sukcesas malfermi al la industriaj landoj disvendejojn en orienta Eŭropo — kaj pli malfrue eble en Ĉinio kaj alie — reproduktante en internacia skalo la spekulaciojn, kiuj koncernis antaŭ la milito organismojn pli malpli naciajn (oni memoru pri la anglaj spekulacioj en Usono, la francaj kaj anglaj en Egiptio, la francaj kaj germanaj en Turkio), la industria kaj komerca aktiveco de ĉiuj kapitalistaj nacioj spertos novan progreson. La senlaboreco malfortiĝos. Ĉu ĝi reiros al la antaŭmilita nivelo? Mi ankoraŭ ne povus diri ĝin. Tio estos ebla, almenaŭ dum ia periodo kaj en la landoj, kie la malpliiĝo de l’ naskiĝoj dum la milito fariĝos sentebla.

La BIP certigos la pacon. Ĝi estos la plej supera regulilo kaj disdonos tiel inter la industrioj kiel inter la grupiĝoj kaj la kapitalistaj landoj la deziregatajn disvendejojn. Je kia grado la merkatoj tiel malfermataj kaj profundigataj sufiĉos por certigi al ĉiu “justan” profiton, neniu ĝenos la bonan konkordon.

Sed la momento venos — ĝi ne ankoraŭ estas proksima — kiam la novaj disvendejoj, nekapablaj engluti la ĉiam pli ŝvelintan produktadon de l’ industrio, okazigos novajn konkurojn ĉirkaŭ tiu ĉi nekapitalista medio, nesufiĉiĝinta. La karteloj rompiĝos, kiam la disvendejoj komencos plimalvastiĝi. Ĉu la BIP, plej alta esprimo de l’ konkordo inter ĉiuj kapitalistoj por alproprigo de l’ nekapitalista medio, povos kontraŭstari la ventegon, kiam ne plu temos disdividi la profiton, sed disdividi la perdon¹? Ne forgesu ni, ke ju pli la kapitalo penetros en tiujn ĉi novajn landojn, des pli ĉi lastaj industriiĝos siavice.

Jen ankoraŭ, la dialektika movo de la produktado kapitalista elvokos la kontraŭajn fortojn estiĝantajn el tiu ĉi kontraŭeco, ke la kapitalismo bezonas medion el produktistoj sendependan por ekzisti kaj ke ĝi nur povas ekzisti lokiĝante mem sur ĝia loko. Kio rekondukas nin al tio diri, ke ĝi mem senigas sin, per sia propra disvolviĝo, de la bazo nepre necesa por ĝia ekzisto.

Delasi [?]: Tio estas teoriaj konsideroj, kies pridiskuto kondukus nin tre malproksimen. Miaflanke mi vidas tujajn malfacilojn sufiĉe gravajn. Estas certe, ke la IB trafos kontraŭstarojn. Ili venos de la naciismoj, kiuj ne estas mortaj, de la staboj kaj la diplomatoj, kiuj ĉiuj vidas en tiu ĉi internacia agado kaj en la paco, kiu devas rezulti aŭtomate el ĝi, atakon al sia potenco. Sendube ilia opozicio ne estos malkaŝa. Sed ili eltrovis tute freŝdate tre sagacan batalkampon. Estas la protektismo de l’ Nacia Defendo. Ĉiuj konsentas, ke la dogana batalo estas danĝera. Por ĝin pravigi, tuj kiam industrio estas en malfacila ekonomia pozicio, oni parolas pri ĝia protekto je la nomo de l’ Nacia Defendo. Kaj kiel hodiaŭ ĉiuj industrioj partoprenas en la potencialo de milito, oni tenas tiel la staton de batalo kaj la naciismon, kaj fine, por malŝatigi la Internacian Bankon, oni disvastigas la famon, ke ĝi estos la okazo por la usona estriĝo. La danĝero do ne kuŝas en malproksima estonto; la batalo estos tuja. Sed de nun unu afero estas plenumita: la plej grava kaj la plej incita el la politikaj demandoj, la likvido de la milito, estas forprenita de la naciaj registaroj por esti transdonita al privata internacia organismo. Por la unua fojo meĥanismo estas kreita, kiu agas ekster kaj super la nacioj. La BIP estas la solida bazo, sur kiu povas konstruiĝi la eŭropa unueco kaj la paco de l’ mondo.

El “Monde”, trad. N. B.

¹ “Sed de kiam ne plu temas pri disdivido de l’ profito, sed de la perdo, ĉiu klopodas malpliigi sian (perdo-)parton kaj malfavori la najbaron.” K. Marks, La Kapitalo, vol. X, pĝ. 192.

— paĝo 4 —

432 — SENNACIULO

PROLETA ŜPARADO

Fragmento el artikolo de K-do Henriko Barbüs, el jurnalo “Pravda” — 1927

Tradukita speciale por “S-ulo”, kiel respondo al K-dino S. Engholm (en n-o 240)

“Amo al ŝparado estas unu el la virtoj de francoj”. Jen estas modelproverbo en la lando, de kie mi alveturis. La proverbo ĉiam incitis min, ĉar ĝi signifas: Plimulto da francoj estas bonaj civitanoj, obeemaj kaj bone dresitaj, ĥumile forportantaj siajn ŝparmonojn al regno, kiu utiligas ĝin por plifortigi la subpremon al proletaro kaj mezaj klasoj kaj plenigi la neforbruleblajn kas-ŝrankojn de financistoj-potenculoj de la mondo. —

Tiu mono estas ilo, kiun la popolo mem donas en manon de siaj ekspluatantoj. La principo de la ŝparado, kun modestaj buĝetoj de laboristoj kaj oficistoj, estas principo de ĉiama manko; bonvola plimalbonigo de vivkondiĉoj dum tuta juneco kaj matureco al mi ĉiam ŝajnis en kondiĉoj, kiuj min ĉirkaŭis, principo danĝera kaj malvera.

Sed jen en Moskvo mi observis larĝan socimovadon havantan kiel celon per helpo de kotizpagoj de laborularo pligrandigi la kapitalon de ŝparkasoj en USSR. Ĉi tie la afero montras alian sencon. Helpo de etaj multnombraj deponantoj al ŝtatfinancigo servas tre utile.

La senco klariĝas el tio, ke la reĝimo de nova Rusio malsimilas al reĝimo de malnovaj okcidentaj landoj. En ĉi tiuj landoj la supera potenco apartenas al superaj klasoj, sed en la lando, kie mi troviĝas, la potenco apartenas al ĉiuj laboristoj kaj kamparanoj. La mono alfluanta en kasojn de proleta registaro estas destinita por plifortigo de la bonstato de l’ tuta loĝantaro.

Jen kial, en la sama tempo, kiam en kapitalistaj landoj modestaj deponantoj ĉe ŝparkaso tre ofte nekonscie helpas al imperialista kaj militarista politiko de siaj registaroj kaj al plifortigo de l’ tuta kapitalista sistemo, la laboristaro de Sovetio konfidante siajn ŝparmonerojn al la registaro, helpas per tio al kresko de l’ socialismo kaj malhelpas organiziĝon de novaj militoj. Laŭ tia absoluta diferenco inter la du reĝimoj mi konsideras, ke la nuntempa disvolviĝo de ŝparado en USSR estas entrepreno de grandioza socia gravo.

Kiam mi vidis sur stratoj de Moskvo afiŝojn, plenajn da fortaj alvokoj, direktitaj al la laboristaro kaj invitantaj ilin porti siajn liberajn monerojn en ŝparkasojn, kiam mi trarigardis amasojn da proletoj starantaj vice ĉe ŝparkasoj, mi eksciis, ke la ŝparmovado prezentas unu el batalaktoj por ĝisfina venko, akto de lasta decida batalo inter Laboro kaj Kapitalo kaj inter Kapitalo kaj Revolucio.

—o—

Al mi ŝajnas, ke la legantoj bone komprenos la ĝustan sencon de la ŝparideo en Sovetio. Alia demando estas, kiel povas nia ŝtato elpagi la rentumon ĝis 12% (ekzemple laŭ “certifikato” — ŝtata valorpapero), kaj laŭ ŝtataj gajnpruntoj elpagi ĝis 100 mil rubloj por unu gajnokazo.

Klare jam estas, ke nia ŝtato ne starigas al si la taskon ricevi multe da profito. Ĝi nur celas ke kiel eble plej multe da mono fluu en ŝparkasojn kaj ĉiuj liberaj dissemitaj moneroj estu utiligataj por ĝenerala konstruado. Ja konscio pri la ŝparideo ĉe proletaj amasoj, ilia entuziasma preteco helpi al la ŝtato, jam estas la plej grava venko sur la vojo de socialisma konstruado.

A. Erjuĥin, Arĥangelsk.

★

Hungaraj laboristoj ne rajtas kanti

Kelkfoje jam aperis artikoloj en “S-ulo” pri la mizera stato de la hungara kulturmovado laborista. La faŝista registaro eluzas ĉiujn rimedojn malebligi la funkciadon de la diversaj kulturorganizoj laboristaj. Antaŭ pli ol unu kaj duona jaro fondiĝis la Federacio de Hungariaj Kultursocietoj Laboristaj, sed ĝian agadon la ministerio por internaj aferoj ankoraŭ ne permesis kaj ŝajnas, ke ĝi neniam permesos. Antaŭ ĉirkaŭe duonjaro okazis, ke la registaro ĉesigis la aŭtonomion de la Asocio de Laboristaj Abstinenculoj kaj metis ĝin sub kontrolon de registara komisiito. Dikegajn librojn ni povus plenigi per konigo de la faktoj, kiuj pruvas, kiel malamike la faŝista registaro kondutas rilate al kultura movado ĉe la hungara laboristaro.

Tiuokaze mi nur volas mallonge rakonti, kiel celas la faŝismo detrui la laboron de laboristaj ĥorsocietoj.

Se nova ĥoro fondiĝas, ĝi devas prezenti la statutojn al la ministerio por internaj aferoj. Ĝis la statutoj estas sankciitaj, la ĥoro ne povas eklabori. En la ministerio la dokumentoj laŭkutime kuŝas dum du-tri jaroj en la plej profunda profundo de iu ŝranko. Poste la ministerio oficiale demandas la asocion de burĝaj ĥoroj, ĉu ili aprobas la fondiĝon de nova laborista ĥoro. Ili tute nature ĉiam malaprobas ĝin kaj pro tio la nova ĥoro neniam ricevas permeson.

En la vilaĝo Budakeszi fondiĝis en la jaro 1927 laborista ĥoro. La ministerio resendis al ĝi la statutojn kaj malpermesis la agadon de la ĥoro kun la argumentado, ke en Budakeszi ne estas necesa laborista ĥoro, ĉar tie funkcias jam burĝa kantistaro… Sed en ĉi tiu okazo la ministerio almenaŭ rapide aranĝis la aferon. En la urbo Miskolcz jam antaŭ pli ol du jaroj oni volis fondi laboristan ĥoron, sed la permeso ĝis nun ne estas ricevita.

La statutoj de kelkaj sindikatoj ebligas la fondon de ĥoro en la kadro de la sindikato. Sed en ĉi tiu okazo la loka polico ĉiam plej severe malpermesas, ke en la ĥoro kantu ankaŭ tiaj laboristoj, kiuj apartenas al alia fako. Tio nature malebligas la funkciadon de la tiel fonditaj ĥoroj. Province ofte okazas, ke detektivoj vizitas la kunvenojn de ĥoroj. La burĝaj ĥoroj ĉiam ricevas favorprezan fervojan bileton. Ne necesas diri, ke ĉi tiun favoron la laboristoj ne ĝuas…

En provincaj urboj la polico nur tiam permesas la koncertojn de laboristaj kantistaroj, se ili ne kantas laboristajn kantojn. Samtempe ili estas devigataj kanti militarismajn, iredentajn¹ kantojn. La koncerton de ferlaborista ĥoro en la urbo Diósgyör la polico malpermesis per tiu argumento, ke la prezentotaj kantoj kaj poemoj estas danĝeraj por la jam restarigita ŝtata kaj socia ordo. (La ŝtatan kaj socian ordon la hungara burĝaro en la jaro 1919 restarigis, venkinte la proletan revolucion per la helpo de ĉeĥaj kaj rumanaj imperialismaj bandoj).

En multaj provincaj urboj okazis, ke la pli kapablajn laboristajn ĥorsocietanojn la urbestro aŭ aliaj urbaj funkciuloj per ĉiuspecaj minacoj kaj teroro volis forigi de sia ĥoro kaj anigi al la loka burĝa kantistaro. Ofte okazas, ke ĥoro ekskursas kaj la ĥoranoj volas komune kanti, sed la ĉeestantaj ĝendarmoj (ĉar ĝendarmoj ĉie ĉeestas, kie laboristoj estas) ne permesas la kantadon.

Inter tiaj malfacilaj cirkonstancoj laboras en Hungario depost pli ol dek jaroj ne nur la ĥoroj, sed ĉiuj laboristaj kulturorganizoj.

(8740)

¹ Por nacia liberigo.

Kelkaj tagoj el la vivo de grup-instruanto

Divenante, ke la samaj ĉagrenoj ĝenas instruantojn en aliaj lab. esp.-grupoj, mi kuraĝas foruzi la limigitan spacon de “S-ulo” por peni klerigi la gelernantojn pri ilia misagado.

[BILDO p.4 | 65,24,84,47] Foto de viro kun kaskedo kaj hela vesto, kun krucitaj brakoj, staranta sur herbejo antaŭ arboj.

Antaŭ kelkaj monatoj la nov-jorka grupo decidis starigi perfektigan kurson por ebligi la praktikan funkciadon de l’ SAT-statutoj; ni havas sufiĉan nombron da pli malpli bonaj esperantistoj, sed ili ne scipovas la lingvon sufiĉe korekte por esti kapablaj honeste instrui komencantojn — t. e. doni al ĉi tiuj korektajn klarigojn pri la lingvo — ĉar ili mem ne estas certaj pri sia scio. Oni proponis min por gvidi tiun kurson, kaj mi, kontraŭvole, akceptis tion. Antaŭ ol la kurso komenciĝis, mi admonis la studantaron, ke ĝi atente aŭskultu al la lecionoj kaj neniam interrompu la procedon, krom se temas pri demandoj klarigotaj. Tamen tiuj, kiuj eksentas, ke ili povas plibonigi la instrumetodon, notu siajn rimarkojn kaj esprimu siajn opiniojn post la fino de leciono. La instruanto konsideru tiujn konsilojn kaj penu bazi sur ili siajn postajn lecionojn. Tamen, ĉar li ne povas kontentigi ĉies special-dezirojn, ĉiuj student(in)oj akceptu la “disciplinon”, ĉar nur tiel oni povas vere lerni.

Mi antaŭvidis la malfacilojn por instruanto, kiu estas familiara, kiel kamarado, kun siaj gelernantoj; mi spertis jam dum longjara vivado kun radikaluloj, ke ili estas faritaj el la sama argilo kiel “burĝoj” kaj aliaj homoj: — ilia

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 433

instruanto devas esti “respektinda” homo, kiu scias multe pli multe ol ili, kaj homo, kiu amike interrilatas kun siaj kunuloj, ne inspiras tiun senton. Tial mi petis miajn gelernantojn, ke ili, almenaŭ dum leciono, forgesu, kiu mi estas. Mi citis al ili la aserton de sovetiaj bolŝevikoj, ke amika kamaradeco inter la armeestro kaj soldato estas nur ebla en iliaj privataj interrilatoj, ke dum ekzercado la soldatoj devas akcepti la disciplinon, aŭ la afero malsukcesus.

Kaj, kiel mi antaŭvidis, miaj Gek-doj nur memoris miajn admonojn dum unu aŭ eble du lecionoj, kaj poste ili forgesis pri ĉio.

Rimarkinde estas, ke la malmultaj, kompare novaj esperantistoj aŭskultis atenteme kaj lernis diligente. Sed la plejmulto da malnovaj, kiuj jam flue parolis kaj skribis la lingvon, tial pensante sin spertuloj, ne ŝatetis, kiam mi elmontris iliajn erarojn (precipe laŭ lingvaj respondoj de d-ro Zamenhof). Tion ili ne diris, nek mi pensas, k ili estas konsciaj pri tio, sed mi scias bone, kial ili ĉiuj proponadis aliajn instru-metodojn. Tial, ke ĉies metodo estis tia, kia ne elmontrus lian nescion. La plej granda nombro eĉ tute ne partoprenis la kurson, jam de la komenco, ĉar ili, aŭ pro sia bela parolmaniero ĉe kunvenoj, aŭ pro aliaj blufaj elmontroj, ŝatas ludi la rolon de bonaj esperantistoj en la okuloj de komencantoj. Sed, ĉar ili scias, ke skriba laboro, ĉu traduka aŭ originala, elmontrus ilian nescion, ilia malvera fiero ne permesis al ili partopreni en la kurso.

El tiuj spertoj mi konkludis, ke perfektigaj kursoj sukcesus pli bone, se estus eble havigi bone konatajn esperantistojn el aliaj landoj, aŭ almenaŭ urboj, por ludi la rolon de instruantoj.

Georgo Saville (SAT-ano 1092).

LA AKCEPTO EN LEIPZIG

Gek-doj, multe vojaĝintaj en eksterlando, estas spertintaj, ke oni tie lingvorilate renkontas malagrablojn kaj ke la vizito al fremdaj urboj ne malofte kaŭzas ĉagrenojn pro la nekono de la tieaj cirkonstancoj. Tion spertos ankaŭ niaj kongresanoj, al kiuj Leipzig estas tute fremda. Ĉi tiu artikolo servu al la informado de la Gek-doj vizitontaj ĝin!

[BILDO p.5 | 53,19,87,36] Foto de la malnova urbodomo de Leipzig: longa renesanca konstruaĵo kun arkadoj teretaĝe, ornamitaj frontonoj sur la tegmento kaj alta turo kun horloĝo en la mezo; antaŭe, sur la placo, kelkaj homoj kaj biciklanto.

Malnova magistrata domo. Fot.: Paul Faulstich, Leipzig

Leipzig nombras 670 mil loĝantojn kaj ampleksas 11 mil hektarojn. Ĝi partiĝas en 38 urbdistriktoj kun ĉ. 1600 stratoj; 29 tramlinioj kunigas unu distrikton kun la alia. Do, estu atentemaj, serĉante la gastigontojn!

La tramvojo estas la plej malmultekosta interkomunikilo kaj pro tio la plej uzata de la laboristaro. Ankaŭ ni devos uzi ĝin. Pri la tramvojo estu citate, ke ĝi troviĝas en la posedo de la urbo kaj ke krom la urba tramsocieto neniu privata ekzistas. Estas diversaj vagontipoj: malnovaj kaj novaj, modernaj. Super la peronoj troviĝas disko, montranta numeron. Ĝi estas la linio-numero (1—29). Diskoj kun ruĝa kadro montras, ke la koncerna vagono preterpasas la stacidomon. Ĉiuj aliaj (diskoj sen ruĝa kadro) ne tuŝas ĝin. La ŝildoj antaŭ aŭ super la peronoj signas la direkton aŭ finstacion. En Leipzig ne ekzistas tielnomata ringo-tramo, laŭ kiu la vagonoj kvazaŭ cirkle ĉirkaŭveturas la urbon. Ankaŭ alia sistemo, laŭ kiu la tramvagonoj veturas de la urba centro al la urba periferio kaj reen, ĝenerale ne estas konata. En Leipzig la vagonoj veturas de unu antaŭurbo al la alia kontraŭa, tuŝante la centron kaj la ĉefstacidomon, kiu troviĝas proksime de la centro. Tion nepre atentu por eviti malagrablojn: Tramvagonoj de la sama linio povas montri du diversajn direktojn.

Ekzemplo: La linio 10 veturas de Wahren (nordo) al Connewitz (sudo) kaj reen de Connewitz (sudo) al Wahren (nordo).

La ĉefstacidomo estas preterpasata de la linioj: 1, 2, 3, 4, 8, 9, 10, 11, 13, 14, 15, 16, 17, 20, 21, 23, 25, 26, 27, 28, 29. Tiuj linioj sufiĉas por atingi la gastigontojn. La linioj: 5, 6, 7, 12, 18, 24 tuŝas la centron aliloke. La tramo ekfunkcias matene je la 5-a h. kaj ĉesas nokte je la 1.30-a h. Estas vendataj du diversaj veturbiletoj je sama prezo: biletoj por simpla veturo sen ŝanĝrajto kaj ŝanĝbiletoj. La prezo estas 0.25 mk. = 25 fenigoj. Post la 24-a horo ĝi plialtiĝas je 0.50 mk. = 50 fenigoj. Krom ili estas vendataj veturkartoj por 6 veturoj je plimalaltigita prezo de 1.30 mk. Niaj Gek-doj prefere nur postulu ŝanĝ-

Antaŭ dek jaroj en Hungario…

(Fino)

Por fermi la feran ringon de l’ invado, la Antanto sendis ultimaton al la hungara registaro, postulante konsenton por tramarŝo de l’ balkanaj aliancaj trupoj tra Hungario, norden al la rusa limo. La tiama Hungario estis en stato de plena socia disfalo. Interne — ĉiam pliiĝanta malkontento de la kamparanamasoj pro sabotado de l’ vera bienreformo. Perforta okupado de kasteloj kaj divido de bienoj estis ĉiutagaj okazoj. Revoluciiĝo de l’ industria proletaro esprimiĝis per “sovaĝa” sociigo de la fabrikoj, forpelo de l’ kapitalistoj, rapidega populariĝo de la agitvortoj komunistpartiaj. En la fono jam organiziĝis la monarkista oficira kontraŭrevolucio de l’ reakciaj, antisemidaj etburĝaj elementoj. De ekstere — ĉiam pli impertinentaj postuloj de l’ Antanta imperialismo. Konstanta antaŭeniĝo de la limlinioj. Senĉesa atakado de l’ rumanoj, spite kaj trans la limlinion. Inter tiuj du (interna kaj ekstera) muelŝtonoj malpotence mueliĝis la burĝa “demokratio”. Plej grava parto de l’ “demokrata” ŝtata perfortorganizo, la armeo, absolute senmoraligita amasaĉo, krome infektita de l’ bolŝevismo. Nenie helpo, ĉie nur malamikoj. Absoluta bankroto de l’ burĝa “demokratio” estis neevitebla. Kaj nun, kiel lasta mortpiko al la iluzioj pri Ŭilzona demokratio — ultimato de l’ Antanto. En tiaj cirkonstancoj la burĝaro ne plu povis preni sur sin la respondecon kaj cedis la potencon al la proletaro.

Abdiko de l’ burĝaro kaj proklamo de la proleta diktatoreco efikis kiel bombo. Tiu ĉi neatendita kaj tamen logika sekvo el la politiko de l’ Antanto absolute renversis planojn pri kompleta ĉirkaŭumo kaj frakaso de Sovetio. Konfuziĝo de l’ Antanta imperialismo pro la Hungaria Sovetrespubliko ebligis spiron al la sufokata Sovetio. Estiĝo de l’ hungara proletara diktatoreco donis dekoblan ardon al la batalo de l’ rusa proletaro, kion sufiĉe pruvas jena cito el parolado de Lenin: “…Ni vidis venkon ne nur de nia revolucio, ne nur vivatingis, kiel ĝi fortiĝis inter grandegaj malfaciloj kiel ĝi kreis novan potencsistemon, kio altiras al ni simpation de l’ tuta mondo, sed ni eĉ tion vidas, ke la kerno semita de la rusa revolucio, transiĝas Eŭropon. Tio kreas en ni tiun absolutan, ne ŝanceleblan konvinkon, kiel ajn malfacilaj estu la nin atendantaj sortobatoj, eĉ kiel ajn grandaj estu tiuj malbonoj, kiujn por ni ankoraŭ kaŭzi povas mortaĉanta besto de l’ internacia imperialismo — ke tiu ĉi besto neniiĝas kaj la socialismo triumfos en la tuta mondo.”

La Antanto devis koncentrigi sian tutan atenton al Sovethungario, kies ekzisto sola jam efikis revoluciige je la proletaro de l’ tuta Eŭropo. Tiu ĉi maltrankvila atento fariĝis panika konsterniĝo, kiam post sia reorganiziĝo, la Ruĝa Armeo triumfplene portis antaŭen sur siaj bajonetoj la aferon de l’ mezeŭropa socia revolucio. Ju pli multe da teritorio liberiĝis el sub la jugo de l’ Antantvasala ĉeĥa kapitalismo, des pli fortiĝis la materiaj ekzistkondiĉoj de l’ proleta ŝtato, des pli fariĝis verŝajna liberiĝo por la proletaro de la centr-eŭropaj ŝtatoj. Sed alvenis la ultimato de Klemanso (france: Clemenceau), kiu subite haltigis antaŭeniron de l’ Ruĝa Armeo kaj evidentigis ĉiujn internajn krizojn de la juna proleta diktatoreco. Nun jam montriĝis en sia tuta terura realo, ĉefa denaska manko de la sovetrespubliko, manko de l’ unueca, celkonscia, energia, revolucia gvidado, kaŭzita per unuiĝo de la ekstremaj elementoj kun la moderaj. La kontrasto latenta nun akut-

— paĝo 6 —

434 — SENNACIULO

bileton (diru: umŝtajgen!), prezo 0.25 mk. aŭ karton por 6 veturoj (diru: knipskarte umŝtajgen!), prezo: 1.30 mk. Post aĉeto de tia karto vi ĉe veturoj nur bezonas montri ĝin kaj diri: umŝtajgen! (mi ŝanĝas). Per ĉiuj nomitaj biletoj vi povas veturi de l’ elirstacio ĝis la finstacio — sed la saman prezon oni ankaŭ pagas, veturante de unu haltejo ĝis la sekvanta. Sekve ekzistas nur unu prezo por ĉiuj distancoj. La kongresejon (popoldomo = Volkshaus, legu: Folkshaŭs) for de ĉefstacidomo vi plej rapide kaj plej oportune atingas per la tramlinioj 10 kaj 11 en direkto al Connewitz. Elir-haltejo estas: Volkshaus, parolu: Folkshaŭs. De la antaŭurboj vi atingas la kongresejon, veturante per iu tramo al la centro kaj ŝanĝante ĝin tie. Gravaj ŝanĝ-haltejoj estas la ĉefstacidomo: por la linioj 1, 2, 3, 4, 8, 9, 10, 11, 13, 14, 15, 16, 17, 20, 21, 23, 25, 26, 27, 28, 29; la Aŭgustus-placo por la linioj: 3, 4, 6, 7, 8, 10, 11, 15, 20, 25; la Reĝa placo por la linioj: 1, 2, 10, 11, 18, 19, kaj la Zeitzer-strato, angulo Albert-strato, por linio 5 (ĉefstacidomo = Hauptbahnhof parolu: haŭptbanhof, Aŭgustus-placo = Augustus-Platz parolu: Aŭgustus-plac; Reĝa placo = Königs-Platz, parolu: kenigsplac). Gek-doj, dezirantaj iri al la popoldomo, trairas la internan urbon en suda direkto; post preterpaso de la Reĝa placo je la dekstra flanko ili renkontas la “Peterssteinweg”, kies plilongiĝo estas la “Zeitzer”-strato. Tie en domnumero 32 (dekstraflanke) troviĝas la popoldomo. Ĝi estas oportune atingebla en 25 minutoj.

[BILDO p.6 | 39,16,73,40] Foto de la Gewandhaus en Leipzig: neoklasika konstruaĵo kun kolonoj kaj triangula fronto, antaŭ ĝi monumento sur piedestalo kaj altaj arboj maldekstre.

Gevandhaŭs. Pruntis: Ratsnachrichtenamt Leipzig

Nun pri la alveno. Kio atendas vin? Gek-doj, uzantaj senperan vagonaron al Leipzig veturos ĝis la finstacio Leipzig. Leipzig havas ŝanĝstacidomon. Antaŭe vi preterveturos kelkajn antaŭurbajn staciojn. En la ĉefstacidomo troviĝos la akceptejo. Tra la kontrolejoj vi forlasos la alven-peronojn kaj ekpaŝos sur longan transversan peronon. Tie atendos vin Leipzig-aj Gek-doj, portantaj ruĝajn brakrubandojn kun verda stelo en blanka fundo por akompani vin al la akceptejo. Du afiŝoj, formato 50×60 cm, faciligos la trovon. En la akceptejo vi trovos du K-dojn. La K-do antaŭ la kartoteka tablo post montro de la kongres-karto nur donos al vi loĝejo-karton kaj la kongresmaterialon. La alia K-do estas je via dispono nur en informaj kaj aliaj dubaj aferoj. La loĝejo-karto dulingve estas presita; ĝi povas esti legata de helpemaj stratpasantoj kaj ĝi samtempe estas legitimilo por la gastigontoj. Krom la adreso de la gastigonto kaj la via la karto nomas la tramliniojn, direkton kaj haltejon. Do, studu la loĝejo-karton ĝustatempe, antaŭ ol estas tro malfrue. Ĉe neatento vi havos ĉagrenojn, mon- kaj tempoperdojn. Vi nun forlasos la stacidomon, laŭeble akompanate, kaj ekpaŝos sur la placon, kie haltas la tramoj. Tie ankaŭ servos niaj Gek-doj por doni la lastajn informojn. Vi eniros la tramvagonon, postulos ŝanĝbileton (umŝtajgen) kaj informos la tramiston pri via veturcelo. Laŭnecese vi montras al li la loĝejo-karton. Ni ne forgesu averti vin, ne tro malproksimiĝi de la haltejo. Prefere informu vin ĉe stratpasantoj pri la serĉata strato. Al la gastigontoj, kiuj gastigos vin dum la kongressemajno, vi montros vian karton. Pro ĝentileco demandu viajn loĝejodonontojn pri eventualaj kostoj. Multaj certe donos kafon kaj bulkojn aŭ ion ajn kiel matenmanĝon.

En la intereso de via sano ni fine atentigas vin, ke en Germanio ĉiuj veturiloj veturas dekstraflanke. Atentu tion por eviti akcidenton!

Ni nun atendas vin kaj deziras al vi agrablan veturadon kaj restadon en Leipzig!

K. K.

[REKLAMO p.6] Proverbaro Esperanta laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana” de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

iĝis subite. Laŭ la opinio de la socialdemokrataj gvidantoj, la proleta diktatoreco, la sovetsistemo, povis havi nur provizoran karakteron, kiel plej konvena formo de l’ nacia kontraŭstaro kontraŭ la Antanta imperialismo kaj devis post kelka tempo aŭtomate transformiĝi en parlamentan demokration. Komence ankaŭ parto de la burĝaro havis saman opinion kaj ne nur ne sabotis la sovetpotencon, sed eĉ relative subtenis ĝin. Tiu ĉi kvazaŭ interklasa karaktero de la hungara proleta diktatoreco kreis specialan fenomenon de l’ t. n. “nacia bolŝevismo”, cetere ja ne longdaŭran. Por la liberigendaj nordaj teritorioj Klemanso promesis redonon de la grenprovinco transe de Tisa¹, okupita de la rumanoj. Por doni garantion al sia promeso, li minacis laŭ-limtempan, koncentritan atakon de ĉiuj aliancaj armeoj, ĉirkaŭantaj Hungarion, se la Ruĝa Armeo ne liberigus dum 2 semajnoj la de ĝi okupitajn teritoriojn. La komunistoj postulis en tiu momento eĉ pli energian daŭrigon de l’ atakado kaj konsideris eventualajn traktadojn nur kiel taktikan manovron. Ili bazis sian starpunkton sur reciproka efiko de la Ruĝarmea atako kaj disvolviĝo de la centr-eŭropa, plej aktuale ĉeĥoslovaka socia revolucio. Kontraŭe la socialdemokratoj postulis senprokrastan akcepton de l’ Antanta ultimato, argumentante per trolaciĝo de la armeo, minaco de Klemanso kaj la promesita greno trans Tisa. Cetere la stomakproblemo, dum la diktatoreco, ĝenerale ludis multe pli gravan rolon ol konservo kaj defendo de la politika potenco mem. Ankaŭ tio estas grava psikologia kaŭzo, kial fiaskis la diktatoreco. Per sia plimulto la socialdemokratoj sukcesis efektivigi liberigon de l’ okupitaj teritorioj, kio panikigis la armeon. La akutiĝo de l’ internaj krizoj ebligis malkaŝajn, armitajn puĉojn¹ de la kontraŭrevolucio. Ilin partoprenis, gvidate de la t. n. intelektularo (oficiroj, pastroj, eksoficistoj), grandamase la bienhavanta kamparanaro, kiu ĝis nun per pasiva kontraŭstaro estis sabotinta la diktatorecon. Kaj nun manifestiĝis alia fatala eraro de la sovetpotenco: nome ĝia katastrofa bienpolitiko: la disdivido de la grandbienoj.

Kvankam oni dum kelkaj tagoj ankoraŭ ĉie sukcesis venki la armitan kontraŭrevolucion, tamen estis finiĝanta la periodo de l’ diktatoreco. La antaŭvideblan neplenumon de l’ promeso pri liberigo de la provinco trans Tisa sekvis atako de la Ruĝa Armeo, ĝi fiaskis pro perfido de la propra ĉefstabo kaj sabotado de l’ oficiroj.

Tiel post 133-taga ekzisto, la 1-an de aŭgusto 1919, ĝi pereis. Ĝia renversiĝo signifis ne nur gravegan malvenkon de la hungara proletaro, sed ankaŭ forreston de la centra eŭropa socia revolucio kaj grandegan plifortiĝon de la eŭropa reakcio. Tamen ĝia mondhistoria merito ne estas diskutebla kaj instruoj de ĝiaj eraroj estiĝis vivantaj valoroj en la tutmonda liberiga batalo.

Kruelaĵoj de la blanka teroro, dekjara senkompata politika kaj ekonomia subpremado memorigas la hungaran proletaron pri potenco de la liberiĝintaj laboristoj kaj kamparanoj. Per nenia teroro estas ekstermebla tiu memoro. Kaj tio estas revoluciiga faktoro, kiu fine nepre detruos eĉ plej fortajn citadelojn de la kapitalismo!

Kolektivano.

¹ Tisa estas la due plej granda rivero en Hungario.

¹ Ribelo je risko, sen apogo sur popolamasoj.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 435

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

AL LA SEKCIANOJ!

Nian sekvantan paĝon ni dediĉos al la sekci-kunveno dum la 9-a SAT-Kongreso. La postsekvontan paĝon ni speciale uzos por medicinaj materialoj. Ni petas niajn sekcianojn-medicinistojn, sendi por ĝi materialon. Certe ĝi devas esti populara, ne tro scienca kaj speciala. Apartaj SAT-anoj povas sendi pri medicinaj temoj demandojn al la redakcia adreso, al kiuj specialistoj-kuracistoj respondos.

Tiel ni sukcesos praktike utiligi nian Paĝon. Ni esperas aperigi ankaŭ paĝon kun teknika materialo k. a. Havigu nur taŭgajn manuskriptojn!

Red.

KION LEGAS LA BRITA LABORISTO?

Laŭ statistiko de eldonista ĵurnalo 10 mil novaj verkoj kaj 3400 reeldonoj estis eldonataj en Britio dum la jaro 1927. En Usono la novaj verkoj estis 7450, la reeldonoj 1499. Kiom el tiu nombro legas la brita laboristo? Certe tre malmulte.

Rilate al la ĉiutagaj ĵurnaloj la sola laborista ĵurnalo, la “Daily Herald” (Ĉiutaga Heroldo) havas disvendadon je nur ½ miliono kompare kun almenaŭ 12 milionoj de la kapitalistaj ĵurnaloj. La proporcio malfavora al la laboristaro certe estas pli malgranda rilate al libroj. Nun ankoraŭ kreskas senlaboreco kaj la Lab. Eldon-Kompanio, unu el la ĉefaj provizantoj de malkaraj libroj, diras, ke la aĉetado falis ĝis kvarono de la antaŭe vendita kvanto. Kompreneble vendiĝas la senvaloraj sensaciaj libraĉoj: La plej populara verkisto Edgar Ŭales (Wallace) diris, ke en finiĝanta jaro (je 31. marto 1927) kvin milionoj ekzempleroj da liaj verkoj vendiĝis.

Unufoje dum ĉiu semajno la “Daily Herald” havas apartan literaturan paĝon por recenzo de novaj verkoj. La ĉiusemajna “Sunday Worker” (Ĉiudimanĉa Laboristo) ankaŭ enhavas recenzojn, same la monataj laboristaj revuoj. Plejparte la inteligentaj laboristoj legas pri iu libro, sed ne povas aĉeti kaj devas peni havi ĝin ĉe la publikaj librejoj, kiuj nuntempe ekzistas en preskaŭ ĉiu urbo.

La plej fama prilaborista romano “Filantropoj kun disŝiritaj pantalonoj” aperis en j. 1914, sed nur post la milito ĝi estis havebla malkare. La plumnomo de Robert Tressall maskis Robert Noonan, domkolorigisto, kiu en la verko skribis sian aŭtobiografion. En la sama grupo estas la verkoj de Jakobo Ŭelŝ (Welsh), nome “La Subtera Mondo” kaj “La Morlocks¹”. Pli sukcesis la unua, kaj disvendiĝis 100 mil ekzempleroj. Ĝi pritraktis vivon en la karbminejo ne tro fidele laŭ nur persona sperto kaj ne tiom bone propagandas, kiom Tressall faris tion. Ŭelŝ ankaŭ verkas poemojn, kaj en sept. 1928 aperis nova romano, kiu priskribas lian sekvantan karieron kiel parlamentano. Alia verko pri la brita karbministo “The Wilderness of Toil” (La Dezerto de Laborego) jam aperis en Leningrad (“Priboj” 1926), sed ankoraŭ ne trovis eldoniston ĉi tie. La aŭtoro H. Heslop pli klare pritraktis la klasbatalojn, kaj recenzo en “Isvestija” metis ĝin pli alten ol la verkon de Ŭelŝ. “Easingden” kaj “Amo en Easingden” de J. G. Sinkler (Sinclair) priskribas la vivon en karbdistrikta vilaĝo de tiu nomo, sed ambaŭ ne multe legiĝis.

Tri karbministoj J. Corrie, F. Boden kaj F. C. Reed eldonis poemojn, sed nur la unua trovis multe da legantoj. Ĝenerale la brita laboristo ne legas poemojn, krom la patriotajn en la lernejo.

Tre malmultaj estas proletaj verkistoj en Britio, speciale tiaj de romanoj. Nur unu komunista verkisto R. Foks (Fox) trovis eldoniston por “Storming Heaven” (Atakeganta Ĉielon), vivplena aventuraro de junulo, kiu veturis de Kalifornio al Vladivostoko kaj fariĝis aktoro en Moskvo. Li verkis ankaŭ interesan libron pri Siberio kaj Meza Azio “La Popoloj de la Stepoj”. — La romanoj de Ŭels (Wells) multe legiĝis en eldonoj malkaraj iom post la unua apero. Lasttempe inter politikaj broŝuroj la verkoj de A. J. Kuk kaj de R. Palme Dutt sukcesis.

La pensanta laboristo legas la verkojn de Anatol Frans (France), eble de Zola (La Disfalo, Ĵerminalo). La primilita verko de Barbüs (La Fajro), multe estis legata. La verkoj de Ĵak London kaj de Öptn [?] Sinkler el Usono estas aĉetataj. La romanoj de la aliaj usonaj verkistoj Sinkler Luis, Dreiser ktp. ankoraŭ estas tro multekostaj ĉi tie. Vendiĝis sukcese la dramo de Toller “Masse Mensch” (Maso-Homo), kaj ni konas la verkojn de la ĉeĥoslovako Ĉapek.

Inter prisovetiaj romanoj plej vendiĝis “Semajno” de Libedinski. Sub titolo “Flying Ossip” (Fluganta Osip) aperis kolekto el la plumoj de la ĉefaj sovetiaj verkistoj Sejfulina, Erenburg ktp. Nun estas legata “Taglibro de Lernejano” de N. Oginjov, ankaŭ “Broken Earth” (Disrompitaj Terpecoj) de usonano M. Hindes, kiu revizitis sian hejmon en sovetia vilaĝo kaj priskribas la ŝanĝojn viditajn. Ankaŭ estas havebla iom multekoste “Deadlock” (Plena Halto) de la krimea kuracisto V. V. Vieressaev. Tie ĉi mi parolas nur pri literaturaj verkoj, sed kompreneble sciencaj kaj politikaj verkoj de Lenin, Trotski, Buĥarin, Stalin kaj Pavlov aperis anglalingve.

Estas kreskanta aĉeto je studlibroj por kursoj de la Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj, sed tio estas aparta afero. Antaŭ multaj jaroj aperis fama romano ĉi tie “N-o 5, John-Strato” (1899) de R. Ŭajting (Whiteing), kiu trafe komparis la riĉulojn kaj la malriĉulojn, sed tiu speco de romano nun ne estas legata. Galsŭerthi (Galsworthy) en serio de romanoj klarigis la kreskon kaj disfalon de kapitalista familio, sed la laboristoj ne legas multe tiun serion. Bennet, alia fama romanisto, ne havas la influon de Ŭels. Laŭmoda nun estas la detektiva dramo: mortigo mistera okazas, ĉiu suspektiĝas vice, ĝis fine la krimulo malkovriĝas.

Inter la junaj verkistoj Tomlinson estas unu el la plej bonaj. Li verkas majstre, kiel en Konrad, pri la maro, sed li ankaŭ havas okulon por la socia malordo. La plej popularaj romanistoj, ekzemple M. Arlen, traktas detale la seksajn aferojn de dekadencaj tavoloj de la kapitalista klaso, sed la laboristoj ne legas multe tion.

Sume oni povas diri, ke proleta literaturo nur ekkomencas ĝermi en Britio ĝis nun.

(488)

¹ Elp.: Morloks, t. e. speco de subtera sklavaro prezentita en romano de H. G. Ŭelŝ (Wells).

NOVA INVENTO POR SEKURIGO DE VAGONAROJ

Ĉe germanaj fervojoj oni depost kelkaj jaroj elprovas aŭtomatajn sekurigilojn. Ĝis nun ekzistis 2 metodoj — mekanika: ĉe preterveturo trans la haltsignalon flanka metilo sendepende de la lokomotiv-kondukisto funkciigas la bremson; radia: la bremson funkciigas elektra relajso funkciigata mem de kadra anteno troviĝanta meze de la reloj. Nun ekestis tria metodo — optika: Ĉe bufro de l’ lokomotivo estas muntita lumjetilo, sur la haltsignalo konkava spegulo (reflektilo). Dum preterveturo la lumradio de la jetilo estas reflektata de la reflektilo sub akra angulo sur selen-ĉelon fiksitan sur la lokomotivo. Ĉi tiu selen-ĉelo havas econ transformi lumsvingojn je elektraj, kiuj intensigite per relajso bremsas.

Per uzo de diversaj diafragmoj estas eble reguligi ankaŭ la rapidecon de vagonaro el-ekstere. La plimultiĝantaj lasttempe en multaj landoj teruraj fervojaj katastrofoj montras la necesón de tiaj eksperimentoj. Sed dume pro profitaj kaŭzoj la kapitalistaj direkcioj nur eksperimentas kaj ne enkondukas la novajn inventojn praktike.

Homo (2921).

[REKLAMO p.7] Fundamento de Esperanto (kvinlingva) Pr. 1,— mk. g. — Fundamenta Krestomatio, 460 [?] pĝ. Prezo: 2,50 mk. g. — KABE, Vortaro de Esperanto 175 pĝ. Pr.: 2,20 mk. g. — Lingvaj Respondoj de d-ro Zamenhof. 92 pĝ. Prezo: 1,— mk. g. — La kvar klasikaj verkoj, sur kiuj baziĝas nia tuta lingvo-uzo, kiuj estas konsililoj kaj helpiloj por ĉiu esperantisto. Haveblaj ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 8 —

436 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Resuma Raportaro de la Plenum-Komitato de SAT

(Daŭrigo)

ADMINISTRACIO DE SAT (1928/1929)

Situacio de la membraro. — La statistiko estas farita la 1. julio 1929, tamen ni konsideru, ke la membrostato preskaŭ ĉiutage varias k tio ankaŭ rilatas al la abonantoj. — La ciferoj post la streko indikas la pasivajn membrojn: Afriko 1, Alĝerio 7/11, Argentino 24/1, Aŭstralio 1, Aŭstrio 217/4, Belgio 98/7, Brazilio 2, Britio 192/8, Bulgario 40/7, Ĉekoslovakio 142/5, Ĉinio 3, Dancigo 6/1, Danio 7, Estonio 28/1, Finnlando 47/2, Francio 310/8, Germanio 1704/26, Hispanio 131/4, Hindio 1, Hungario 41/1, Fr. Hindo-Ĉinio 1, Islando 1/1, Italio 2, Japanio 57/1, Jugoslavio 50/2, Kanado 5, Latvio 44/1, Litovio 9/1, Luksemburgo 1, Maroko 1, Nederlando 121/8, Norvegio 37/3, Nov-Zelando 2, Persio 1, Polio 62, Portugalio 19, Rumanio 12, Saarlando 5, Sovetio 1478/40, Sud-Afriko 1/3, Sud-Ameriko 1, Svedio 178/1, Svisio 32/1, Turkio 1, Urugvajo 3, Usono 53/9.

Sume rekotizis aŭ novaliĝis 5179 aktivaj k 157 pasivaj membroj = 5336 kune. — Ne rekotizis ĝis nun 2531 aktivaj k 514 pasivaj membroj. Pasintjare rekotizis ĝis la sama dato sume 6170 membroj. Ni do povas konstati, ke la nombro de la rekotizintoj ĉi-jare estas malpli granda ol tiu en la pasinta jaro. Pasintjare kune kun la nepagintoj ni havis 8167, ĉi-jare kun la nepagintoj ni havas sume 8381 membrojn. Tiun nekontentigan situacion ni atribuas al la decido alprenita en Göteborg pri neenmeto de ĉiuj nomoj en la Jarlibro.

Sennaciulo. — La statistiko estas farita laŭ la n-o 247 ekspedita fine de junio 1929. La ciferoj post la streko montras la kvanton de la pasinta jaro: Afriko 0/1, Alĝerio 6/8, Argentino 21/14, Aŭstralio 2/1, Aŭstrio 205/231, Belgio 81/73, Brazilio 6/2, Britio 166/172, Bulgario 5/0, Ĉeĥoslovakio 112/125, Ĉinio 3/6, Ĉilo 1/0, Danio 2/5, Dancigo 3/3, Estonio 17/15, Finnlando 21/15, Francio 287/215, Germanio 1059/950, Hispanio 80/53, Hindio 1/0, Hungario 4/36, Hindo-Ĉinio 1/0, Islando 2/2, Italio 1/1, Japanio 62/30, Jugoslavio 30/48, Kanado 9/3, Latvio 19/44, Luksemburgo 1/0, Nederlando 105/73, Norvegio 24/15, Persio 2/6, Polio 75/52, Portugalio 15/12, Rumanio 11/3, Saarlando 5/3, Sovetio 1053/872, Sud-Afriko 1/1, Svedio 106/56, Svisio 29/31, Urugvajo 2/2, Usono 55/35.

Sume ni ekspedis de n-o 247, inkluzive la vendekzemplerojn 3690 ekz. de “S-ulo”. Pasintan jaron ni ekspedis dum la sama dato 3218 ekz. Ni do havas ĉi-jare pluson da 472 ekz. — Rilate “La Lernanton” ni ne bezonas diri multajn vortojn, ĉar la situacio estas preskaŭ la sama kiel pasintjare. — Necesas diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la adresŝanĝoj. Laŭ nia konvinko k sperto oni ofte arbitre ŝanĝas siajn adresojn. En tiu afero niaj K-doj en Sovetio estas tre ŝanĝemaj. Ni petas la K-dojn informi nin, se la adreso ne restas konstanta, por almenaŭ eviti nenecesajn elspezojn por la ŝanĝo de la adresplatoj. Ekzistas K-doj, kiuj indikas foje la poŝtkeston, poste ĉe la renovigo de la abono la hejman aŭ laborejan adreson. Tiu daŭra ŝanĝado de la adreso kaŭzas en la adm. multe da laboro k elspezoj.

Sovetianoj Kongresaliĝintoj!

Kvankam laŭ ricevitaj informoj la vizoj por la kongresontoj estas rifuzitaj de la germana ambasadoro, ne laciĝu k ĉiam denove k insiste postulu la vizon por Germanio. Jes, la tempo urĝas, sed la K. K. jam entreprenis diversajn paŝojn. Ni esperas, ke lastan momenton ni ankoraŭ sukcesos rompi la eraran (?) viz-rifuzon de la ambasadoro de la “plej demokrata ŝtato”, kiu nomiĝas Germanio. SOVETIANOJ, SPITE ĈIO VENU AL LA 9-A EN LEIPZIG!

K. K.

La Nova Epoko. — De n-o 9 ni ekspedis jenan kvanton, la ciferoj post la streko indikas la kvanton pasintjaran: Afriko 0/1, Alĝerio 0/1, Argentino 16/14, Aŭstralio 1/1, Aŭstrio 72/59, Belgio 50/29, Brazilio 3/2, Britio 64/54, Bulgario 29/5, Ĉeĥoslovakio 28/27, Ĉinio 3/2, Ĉilo 1/0, Dancigo 1/1, Danio 1/3, Egiptio 0/1, Estonio 10/10, Finnlando 13/2, Francio 136/98, Germanio 241/198, Grekio 0/2, Hispanio 33/21, Hindio 0/1, Hindo-Ĉinio 0/1, Hungario 1/0, Islando 3/3, Italio 1/0, Japanio 53/24, Jugoslavio 18/16, Kanado 6/3, Latvio 13/17, Litovio 1/0, Luksemburgo 1/0, Nederlando 26/13, Norvegio 10/4, Nov-Zelando 0/1, Palestino 0/1, Persio 1/1, Polio 34/30, Portugalio 8/5, Rumanio 1/3, Saarlando 1/1, Sovetio 477/352, Sud-Afriko 1/2, Svedio 39/12, Svisio 10/10, Turkio 0/1, Urugvajo 2/1, Usono 17/11.

Sume ni ekspedis 1439, pasintjare 1047 ekz. Ni do povas konstati pluson da 392 ekz.

Eldona fako de SAT. — Pro tempomanko ni ne citas ĉiun opan libron, kiel ni faris pasintan jaron, sed konsiderante nian libroprovizon oni venas al konkludo, ke niaj membroj ne sufiĉe interesas sin pri ĉi tiu fako. Ĉu povus okazi, ke inter 6 ĝis 8 mil membroj ni bezonas vendotempon de kelkaj jaroj por finvendi libron je eldonkvanto da 2000 ekz.?? Kaj ni ne forgesu, ke eĉ granda parto de la neŭtralaj esp-istoj aĉetas niajn librojn. Tio pruvas, ke granda parto de la membroj tute ne aĉetas niajn librojn.

Insignoj. — Komence de ĉi tiu jaro ni eldonis nian novan insignon, kiu trovis plaĉon ĉe multaj K-doj. Baldaŭ la provizo estos elĉerpita k ni jam mendis denove 2000 ekz. — Komplikaĵojn rilate la dissendon de niaj insignoj, il. pk., kovertoj ni havas kun Sovetio. Laŭ leĝo en Sovetio ĉi tiuj objektoj ne estas libere importeblaj kaj sekve la doganoficistoj plejparte agas laŭ la dogantarifo, kiu estas tiom alta, ke la K-doj prefere rifuzas la akcepton. Tiuj ĉi pakaĵetoj poste revenas k la afranko estas forĵetita. — La samo rilatas al niaj ilustritaj poŝtkartoj.

Akcibiletoj. — Konsiderante ĉi tiun instalon ni same devas konstati, ke ĝi ne estas sufiĉe uzata. Ekz. dum la kuranta jaro ni vendis el la serio A 127 biletojn k naŭ oni resendis kiel pagilojn. El la serio B ni vendis 140 k oni resendis 30 kiel pagilojn. Ne nur, ke ĉi tiu aĉeto de niaj akcibiletoj multe helpas al nia eldonkooperativo, sed la aranĝo ankaŭ havas alian pli bonan flankon. Ni supozu, ke iu membro dum kelka tempo havis laboron k dum tiu tempo aĉetis kelkajn akcibiletojn. Li sekve estas kvazaŭ asekurita ĉe SAT rilate al plua ricevo de la gazetoj k ankaŭ membreco dum tempo malbona. Multaj K-doj jam spertis ĉi tiun aranĝon k ofte aĉetas akcibiletojn, por poste, kiam ili estas senlaboraj uzi ilin kiel abonilojn. Aliaj K-doj aĉetas niajn akcibiletojn kiel ŝparilojn, ĉar ni estas pretaj ĉiutempe repagi la koncernan sumon, se iu akci-havanta K-do deziras tion. Por K-doj, kiuj jam havas siajn akcibiletojn dum daŭro de tri jaroj, ni instalis apartan konton kun rentumo. Ili do havas ĉiutempe en la organizo iom da mono pri kiu ili povas ĉiutempe disponi.

Resume: Ni ne dubas, ke ĝis apero de la jarlibro multaj K-doj ankoraŭ rekotizos k certe superos la nombron de la pasinta jaro. — Kresko de la abonantaro al “S-ulo” k “LNE”, kresko de nia librofako, ĉiuj impulsoj estas faktoroj por pliprogresigi nian movadon k… laboron. Ĉefe la lasta jaro postulis de ni en la administrejo, despli, ĉar dum naŭ semajnoj nur estis 2 personoj, plej grandan oferemon nian. La tagan labortempon ni ne volas konigi, pro taktikaj kaŭzoj. Ni nur diru, ke krom niaj administraj laboroj ni mem ekspedis “S-ulo”-n k “LNE”-n. Krome ni ankaŭ legis la presprovaĵojn de “S-ulo”. Tiun ĉi laboron, same la librotenan laboron ni nur povis fari dum la nokto. Ke tion dum pli longa tempo ne povas elteni iu homo, estas memkompreneble. Kaj kiu ĉeestis la Lyonan Kongreson, certe povas rememori, ke jam tiutempe la administranto pledis por helpo, sed miaj diroj ne estis akceptitaj. Konsekvence, kiam K-dino Lehmann foriris k nur 2 personoj estis en la administrejo, ĝuste dum tempo, kiam nia SAT-vivo pleje pulsas, ni dronis en laboro k malgraŭ la plej rapida k longega laboro ni ne sukcesis ĉion kontentige funkciigi. Kompreneble mi (Lerchner) neniel trans-

— paĝo 9 —

prenas la respondecon pri ĉi tiu nefunkciado de la aparato, ĉar la tiutempa Adm. Komisiono simple ne atentis miajn konsilojn.

Ekzistas homoj, kiuj volonte iom babilas k kredas sin kapablaj per la buŝo, sed en la praktiko montriĝas tute alia bildo k poste ili silente forrestas. Ni klopodu ĉiuj esti praktikuloj k ne teoriuloj k ĉikanemuloj. Nur paŝante sincere rektan vojon, ni sukcesos antaŭenpuŝi nian movadon. En ĉi tiu senco mi finas mian raporton k esperas, ke la sekvontan ni povos skribi en pli granda ejo ol la ĝisnuna.

SENNACIULO

La gazeto aperis regule. Grandan paŝon antaŭen ni realigis dum la lasta jaro. En la espero, atingi baldaŭ 4000 abonantojn k ĉar la buĝeto de la gazeto estis sendeficita, ĝia formato estis pligrandigata sen plialtigo de la abontarifo. Depost novembro 1928 ĝi aperis unufoje monate 12-paĝe; depost februaro 1929 dufoje monate. Depost aprilo 1929 ĝi aperas ĉiusemajne sur 12 paĝoj.

Dank’ al la pliampleksiĝo ankaŭ la enhavo de “S-ulo” pliriĉiĝis k plivariiĝis. Ni povas statistiki ĉi-jare 304 originalajn artikolojn (en la peresperanta parto) + 31 Tagoj el mia vivo + 2 Mia buĝeto + 10 versaĵoj, sekve sume 347 originalojn¹. Ne enkalkulita en tiu cifero estas la rubriko “Tra Esperantio”, en kiu aperis ĉiunumere meznombre 2 grandaj artikoloj = sume ĉ. 100 artikoloj dum la jaro. Ankaŭ ne enkalkulitaj estas la specialaj “Paĝoj”, kiuj pliiĝis dum la jaro, tiel ke depost 1. januaro 1929 en ĉiu n-o regule aperis unu el la “Paĝoj” — sporta, scienckultura, liberpensula, junulara, virina². Kompil-aranĝitaj artikoloj (kiuj estis ĉerpataj k kompilataj laŭ unu aŭ kelkaj difinitaj fontoj) aperis: 31. Tradukoj 45. Krome la rubriko nove enkondukita “El la Historio de l’ Socialismo” prezentis 16 pecojn.

Laŭ la ciferoj oni vidas, ke lastjare la puraj tradukoj en “S-ulo” prezentis nur proks. 10% de l’ enhavo peresperanta de la gazeto (enkalkulante la “Paĝojn”, ekskluzive la rubriko “Tra Esperantio”). Sekve kompare al la antaŭaj jaroj plia rimarkinda progreso rilate al la originaleco de l’ enhavo estas konstatebla.

La gazeto estis multe pli ilustrita ol en antaŭa tempo. Ni eĉ permesis, konsiderante la pliampleksiĝon, al grupoj ktp. enmeti siajn fotojn. Sed tiuokaze ni pro financaj konsideroj devis postuli pagon por la kliŝoj. Kiel speciala varbnumero estis aranĝita la 200-a, kiu 16-paĝe konsistis el originaloj, kiuj pritraktis ĉefe SAT k lab. esp. temojn. Pri tiu n-o ni ricevis multajn aprobajn leterojn.

El materialo aperinta en “S-ulo” estis represataj nacilingve en diverslingvaj lab. ĵurnaloj k revuoj 190 artikoloj (el ili 39 pritraktis Sovetion, 14 Usonon, 7 Ĉinion, 6 Japanion, 2 Hindion ktp.). Ni povas kompreneble raporti nur pri tiaj enpresoj, kiuj estis konigataj al ni de la K-doj. Reale tiu nombro da enpresoj certe estas tre konsiderinde pli alta.

Por komprenigi al la K-doj, kiel funkcias la Redakcio de “S-ulo”, ni diru vorton pri la disdivido k prilaboro de l’ materialo, ricevata ĉe ni. De esenca signifo por la glata redakcia funkciado estas la fakto, ke gvidanto k redaktoro de la gazeto intime kunlaboras. La rolo de K-do Lanti kiel gvidanto estas unuavice legi la ricevatajn manuskriptojn, prijuĝi la valoron de ilia enhavo k transdoni tiam ilin kun koncernaj rimarkoj al la redaktoro K-do Bartelmes. La manuskriptoj trovitaj taŭgaj estas prilaborataj de K-do Bartelmes laŭ lingva k stila vidpunktoj. Inter la amaso da alvenantaj manuskriptoj granda parto estas tre malkorekte verkita k malbone legeble prezentita. Tial la prilaboritaj manuskriptoj plej ofte devas esti maŝine rekopiataj antaŭ ol ili pretiĝas por la presejo. El manuskriptoj, kiuj pro iaj mankoj, troa longo, maltaŭga enhavo k. s. ne povas esti enpresataj en “S-ulo”, kelkaj tamen ne estas forĵetataj, sed ni transsendas ilin laŭeble al iu fakredaktoro, ĉu de “La Nova Epoko”, ĉu de “La Lernanto”, de Esp. Servo, Pedagogia Informservo ktp. Pri neuzotaj manuskriptoj ni informas la aŭtorojn en “Nia poŝto”, se ili petas pri tio. Estas multaj manuskriptoj, kiujn ni ne tuj povas enmeti, sed nur en oportuna okazo, kiam spaco permesas. Tiun duan elekton, kiu koncernas la kompiladon de la enhavo por difinita n-o, prizorgas la teknika redaktoro, ne plu la gvidanto. K-do Bartelmes prezentas al la gvidanto vendrede la pretigitan materialon en amplekso de 12 prespaĝoj k proponas laŭ ĝi difinitan aranĝon de la n-o. Post konsento kun K-do Lanti pri la aranĝo la manuskriptoj estas ekspedataj al Leipzig, kie ili trafas la presejon. La presprovaĵoj estas korektataj en Leipzig.

¹ La grandaj artikoloj aperintaj en ofte multaj “daŭrigoj”, estas kalkulitaj kiel unu. ² Nur en 2 n-oj de tiu periodo mankis la “Paĝoj” pro neregula manuskript-liverado.

VORTARO

Kiel ni jam publikigis en la n-o 237 de “S-ulo”, la verkado de nia vortaro ne tiom rapidas kiel antaŭvidis la aŭtoroj. Ili ne sukcesis liveri la partojn de la manuskripto je la datoj difinitaj en la kontrakto. Ni tamen ne intencas postuli severan aplikadon de la kontrakto, tial ke ni bone konscias pri la grandaj malfaciloj renkontataj en tia laboro. Cetere, s-ro E. Grosjean-Maupin havis lastatempe okulmalsanon, kiu devigis lin ĉesigi ĉian verkan laboron dum pli ol unu monato. Tia fakto jure maldevigis lin tute akurate plenumi la kondiĉojn de la kontrakto. Kontraŭ tiu malfruiĝo ni sekve estas senpovaj k ne akceptas pri ĝi respondecon.

Ĝis nun estas presitaj nur 120 paĝoj, kiuj korespondas al la litero F inkluzive. Ni esperas, ke de nun la entrepreno progresos pli rapide. La enreliĝo de la afero estis ja ĉe la komenco sufiĉe malfacila. Ne ĉiam la kvar aŭtoroj povis tuj interkonsenti. Longaj perleteraj diskutoj okazis, kio malebligis normalan laboron. Nun la afero funkcias pli glate. Ĉiun semajnon ni sendube povos liveri al la presisto 25—30 paĝojn el la manuskripto k fine de l’ jaro espereble la verko estos finpresita.

Kio plej bone montras, ke nia vortaro respondas al nepra bezono, estas la fakto, ke jam ni ricevis, ĝis la fino de majo, 1354 mendojn kun antaŭpago. Tiuj mendoj reprezentas 39 591,90 fr. fr. Se ni aldonas al tiu sumo la 17 301,50 fr. fr., kiujn ni ricevis prunte, ni do jam disponas 56 893,40 fr. fr. por nia vortara entrepreno.

Bedaŭrinde en la prospekto, kiun ni dissendis, troviĝas preseraroj k iaj manketoj. Tio venigis al ni kelkajn rimarkojn, pri kiuj ni dankas. Cetere ne estas eble kompreni ĝuste ĉion en la prospekto; necesus por tio, ke oni antaŭe legu la diversajn klarigojn pri la vinjetoj k la presaranĝoj. Tiuj klarigoj troviĝos en la antaŭparolo. Ankaŭ preseraroj estos korektataj sur aldona paĝo. Ni plie aldonos, se necese, kelkajn paĝojn por forigi eventualajn forgesojn k fari korektojn.

* * *

Raporton pri literatura serio de “La Nova Epoko” ni ĝis la nuna momento ne ricevis k tial ne povas enpresigi ĝian resumon.

KELKAJ PENSOJ PRI ESPERANTO-TEATRO

En nia Sovetia centro, en Moskvo, estis organizata internacia esperanto-teatro, kaj ĉi lasta jam havis sian provan elpaŝon, kiu okazis plensukcese.

En Leningrad ankaŭ estis organizata Dramkolektivo, kiu same havis plensukcesan kaj monprofitan prosperon. Por unuaprova prezentado intence estis prenita famekonata rusa komedio “Revizoro” de l’ klasika verkisto Gogol. Ĝia dua akto estis rolludata nur esperantlingve.

Ni konstatas, ke esperanta teatra “trezoro” estas treege malriĉa. Malnovaj teatraĵoj ne estas taŭgaj pro sia malnoveco, senaktualeco ktp. Ni do devas ion elpensi aŭ eltrovi, por ke ni povu per nia teatro atingi sammomente tri celojn: 1. montri al la aŭskultantaro (eĉ neesp-istoj) praktikecon de nia lingvo rilate al ĝia internacia aplikado; 2. aldoni decan karakteron de nia proleta esp. movado kaj 3. plezurigi la rigardantaron.

Mia persona opinio estas jena. Ni devas krei ion similan al repertuara plenumo de “muzik-halo”, t. e. nia teatra materialo devas posedi aktualecon, akutecon, interesplenan enhavon kaj garantii bonartan efektivigon de l’ tuta esperanta vespero: estu elmontrataj numeroj koncertaj, cirkaj, sportaj, operetaj, kinofilmaj, dramaj kaj aliaj decaj.

Estus treege dezirinde, ke la SAT-anoj, por kiuj ĉi tiu demando estas grava, eldiru siajn opiniojn sur la paĝoj de “S-ulo”, montrante, kiel ni praktike povos efektivigi bonsukcesan ekzistadon de prolet-esperanta teatro. Bonvolu komuniki (sovetianoj ankaŭ!) vian opinion! Skor.

— paĝo 10 —

9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

12-a (lasta) Komuniko

Nur ankoraŭ kelkaj tagoj, k nia 9-a SAT-Kongreso komencos sian laboron. Certe ĉiuj Gek-doj jam fin-decidis, ĉu ili venos al Leipzig aŭ ne. Pro tio la nuna Komuniko enhavas nur kelkajn sciindajn lastajn informojn por kongresontoj k ankaŭ por la NE-kongresontoj.

Kongreskartoj nun ne plu estas dissendataj, sed konservataj en Leipzig. La kongresontoj ricevos sian karton en Leipzig kun la aliaj kongresaĵoj.

Poŝtaĵoj al Leipzig (leteroj, poŝtkartoj, telegramoj ktp.), kiuj atingu dum la kongresa tempo la Kongreson mem aŭ iun kongresonton, estu adresotaj jene: Esperanto-Kongreso (nun la nomo de la kongresonto), postlagernd Kongresspostamt, Leipzig (Germanio).

Akceptejo en la stacidomo funkcios la 3-an k 4-an de aŭgusto. Ĉiuj kongresontoj aranĝu, ke ili alvenos en Leipzig ĉu la 3-an de aŭgusto aŭ la 4-an ĝis tagmeze, ĉar posttagmeze (la 4-an) k la sekvantajn tagojn la akceptejo estos nur en la Kongresejo, atingebla per tramlinioj 10, 11 (direkto al Connewitz) k 28 (direkto al Gautzsch). Prezo por unu tramveturo estas 25 fenigoj.

Alvenintoj senprokraste anoncu sin ĉe la akceptejo, por ricevi la kongresaĵojn k loĝejon (respondeca gvidanto K-do Lämmerhirt).

Antaŭkongresaj renkontiĝoj. Nepre partoprenu antaŭkongresan renkontiĝon, ĉar tiel vi profitos rabaton sur fervojo (de la urbo de antaŭkongresa renkontiĝo ĝis Leipzig). Por antaŭkongresa renkontiĝo anoncu vin ĉe: Willy Thielking, Vorwerkstr. 62, Breslau; Georg Buna, Gerresheimer Str. 20, Düsseldorf; Joh. Alzinger, Hauptstr. 16, II, Regensburg-Stadtamhof; Rudi Graetz, Waldemarstr. 17, Rostock. Detalojn legu en n-o 249 de “S-ulo”.

Postkongresaj ekskursoj. Faciligu al la organizantoj la laboron k nepre anoncu vin senprokraste por partopreno ĉe: Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28 (Saksa Svisio); Willy Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim i. Erzgeb. (Saksa Metalmontaro); Otto Schiepe, Talstr. 12, Ammendorf ap. Halle (Mezgermania Industri-regiono); W. Semmler, Moritz-Seebeck-Str. 2, Jena en Thüringen (Turingio).

Estonio. Laŭ ĵus ricevita informo vizo por estonaj K-doj ne plu necesas, pasporto por eksterlando sufiĉas. Veturprezo Tallinn—Leipzig estas 55.— mk. g.

Radio-disaŭdigoj dum la Kongreso okazos de la 5-a ĝis 8-a de aŭgusto, ĉiuvespere je 22-a horo (mezeŭropa tempo). K-do de la K. K. raportos pere de la Mezgermania Sendstacio MIRAG sur ondolongo 1157 kc/s 259 metroj pri la kongresaj traktadoj. Mardon, je 17-a horo, pere de la sama sendstacio okazos perradia disaŭdigo de la parolado de K-do Drezen-Moskvo pri “moderna sociologia lingvoscienco k mondlingvo”. Nepre aŭskultu, tiel plej rapide informante vin pri la kongresaj traktadoj k skribu dankleteron por perado de la raportoj al: “MIRAG”, Markt 4, Leipzig C 1 (Germanio).

Fakaj kunsidoj dum la Kongreso. Pro grava interveno de alia aranĝo necesiĝis jena ŝanĝo: la fakkunsidoj de la junularo, liberpensuloj, radioamatoroj, fotoamatoroj okazos jam mardon, je 20-a horo, dum la fakkunsidoj de sportuloj-gimnastuloj-naturamikoj, virinoj, reprezentantoj de LEA-oj, ruĝfrontanoj okazos nur merkredon, je 19-a h.

Ni finas la publikigon de komunikoj pri la preparaj laboroj kun la espero, ke la 9-a Kongreso de “Sennacieca Asocio Tutmonda” estu plej varbanta por nia afero, kio nur sukcesos, se ĉiuj SAT-anoj partoprenos la Kongreson — ĉu korpe, ĉu mense!

Vivu la 9-a SAT-Kongreso!

16-a listo de aliĝintoj

  • 786 Arthur Wenzel, Wurzen, Germ. 1 223
  • 787 Erich Heller, Wurzen, Germ. 6 167
  • 788 Leonhard Hasselbacher, München 14 710
  • 789 Fritz Löw, Köln, Germ. 6 817
  • 790 Heinrich Klussmann, Dortmund 10 064
  • 791 Josef Bönisch, Herne, Germ.
  • 792 Emma Leyk, Herne, Germ.
  • 793 Otto Altmann, Herne, Germ.
  • 794 Joh. Bönisch, Herne, Germ.
  • 795 A. Windmann, Obernbeck, Germ. 14 873
  • 796 Herm. Wagner, Stuttgart, Germ. 11 067
  • 797 Heinz Höhsler, Rabenstein, Germ.
  • 798 Max Winkler, Rabenstein, Germ.
  • 799 Harry Dost, Chemnitz-Altendorf
  • 800 Richard Krah, Riesa, Germ. 10 917
  • 801 Karl Reichelt, Pirna-Neundorf 6 521
  • 802 Franz Böse, Pirna-Rottwernsdorf 11 764
  • 803 Adolf Hecht, Zittau, Germ. 4 248
  • 804 Liddy Hecht, Zittau, Germ. 10 520
  • 805 A. Schwarzbach, Zittau, Germ. 10 521
  • 806 Karl Labjon, Essen, Germ. 8 357
  • 807 Paul Lehmann, Zittau, Germ.
  • 808 Adolf Richter, Berlin 5 484
  • 809 Willy Nichelmann, Berlin 14 581
  • 810 Felix Herzog, Leutersdorf, Germ. 9 146
  • 811 Alfred Ullrich, Eibau, Germ. 6 218
  • 812 Erich Wehder, Neueibau, Germ. 9 138
  • 813 Fr. Kletschka, Neueibau, Germ. 6 216
  • 814 Alwin Döring, Leutersdorf 6 213
  • 815 Hermann Schäfer, Leutersdorf 9 145
  • 816 Reinhold Klinger, Leutersdorf 6 214
  • 817 Fr. Beck, Mannheim, Germ. 972
  • 818 K. Weber, Mannheim, Germ. 3 077
  • 819 D. Dauth, Mannheim, Germ. 4 844
  • 820 Wilhelm Wisheit, Guben, Germ. 13 645
  • 821 Gerhard Sohr, Freital, Germ. 13 474
  • 822 Voldemar Juŝmanov Sverdlovsk, Sovetio 8 241
  • 823 Josef Projekt, Lwow, Polio
  • 824 J. Van t Hof, Amsterdam 14 946
  • 825 Van der Eynde, Santpoort, Nederl. 8 814
  • 826 Francois Renard, Metz, Francio 14 937
  • 827 O. Günther, Weissenfels, Germ. 11 337
  • 828 Alphonse Lang, Metz, Francio 14 171
  • 829 Louis Burbey, Leeds, Anglio 8 048
  • 830 Georg Kemethmüller, Nürnberg 3 838
  • 831 Ernst Berg, Solingen, Germ. 14 918
  • 832 Mikaelo Moskalev, Velikodvorje 11 740
  • 833 Alfred Rössler, Esslingen, Germ. 14 697
  • 834 Leo Golovanevski, Kiev, Sov. 7 635
  • 835 Kurt Cekan, Dresden 14 965
  • 836 Frieda Rosemann, Dresden 10 715
  • 837 Paul Herrmann, Dresden 344
  • 838 Rudolf Naumann, Dresden 12 406
  • 839 Jakob Ŝulc, Aleksandrovka, Sov. 14 631
  • 840 Petro Amplijev, St. Zverevo, Sov. 10 603
  • 841 Grigorio Savenko, St. Zverevo 14 961
  • 842 Eŭgenino Golubjatnikova, St. Zverevo, Sovetio 14 963
  • 843 Erna Burkhardt, Waltershausen, Germanio 14 955
  • 844 Kurt Kuhn, Waltershausen, Germ. 14 956
  • 845 Johano Jonov, Rjazan, Sovetio 8 243
  • 846 Igorj Miŝin, Sergiev, Sovetio 11 431
  • 847 Walter Wolf, Leipzig 13 287
  • 848 Erich Rödel, Leipzig 5 068
  • 849 Aleksandro Maharadze, Tiflis 13 976
  • 850 Max Nitzsche, Meissen, Germ. 14 510
  • 851 Hans Garten, Rotterdam, Nederl. 10 512
  • 852 Jakob Jarmacusto, Leningrad 1 890
  • 853 Vera Gordon, Leningrad 4 045
  • 854 Aleksandro Fomin, Leningrad 12 428
  • 855 Bazilo Belajev, Leningrad 1 081
  • 856 Vera Ivanova, Leningrad 5 676
  • 857 Ignaco Kondratoviĉ, Leningrad
  • 858 P. Krug, Leipzig 2 098
  • 859 Otto Naue, Leipzig 210
  • 860 Horace Walker, Leeds, Anglio 6 255

Donacoj

Juŝmanov-Sverdlovsk 1.— mk. g.; Lanti-Paris 4.20 mk. g.; Neubert-Rödlitz 10.— mk. g. (speciale donita por senmonuloj-kongresvizitontoj); Wagner-Stuttgart 1.— mk. g.; Lehmann-Zittau 1.— mk. g.; Jost-Mannheim 2.— mk. g.

LASTA ALVOKO PORKONGRESA AL DÜSSELDORF

Lastminute ni denove signalas al tiuj, kiuj volas partopreni nian jam preparatan antaŭkongreson. Nepre anoncu sin tiuj, kiuj scipovas kaj volas oratori. Ni nepre bezonas kelkajn Gek-dojn, kiuj paroladu maldetale pri la vivo ĝenerala en la laboristaraj medioj. Kunhelpu nian entreprenon! La antaŭkongresa vespero okazos la 2-an de aŭgusto en la popoldomo (Flingerstr.) je la 19-a h. La ĝis nun anoncita nombro da K-doj venontaj al Düsseldorf supozigas nin, ke ni tre verŝajne ne sukcesos karavanigi nian veturontaron de Düsseldorf—Leipzig. Notu bone! Ni ŝanĝu nian ĝisnunan intencon: Ekveturo okazos de Düsseldorf (ĉefstacidomo) al Dortmund sabate vespere je 20.33-a h. Tie ni karavanigos nian kunveturontaron al Leipzig kun la Gek-doj el Rejnlando kaj Vestfalio. Forveturo Dortmund—Leipzig 0.07-a h.

Nepre tuj anoncu vin bonlegeble ĉe K-do Georg Buna, Düsseldorf, Gerresheimer Str. 20, I, por ke la Dortmundaj Gek-doj havigu al ni veturbiletojn kaj sidlokojn. Venu multnombre, ĉu eksterlandanoj, ĉu enlandanoj. Por manĝoj kaj noktejoj estos zorgate. Sukceso nia — ankaŭ la via!

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

Konsiderante, ke SAT havas 6 ĝis 7000 membrojn, sed nur 3 ĝis 4000 abonantojn al la oficiala organo “S-ulo”, kaj plie konsiderante, ke la vorto “aktiva” rilatas al “agi” t. e., ke la membro finance kaj spirite helpas al nia movado, mi proponas: ĉiu aktiva membro devas aboni al “S-ulo”. Membroj, kiuj aliĝas aŭ rekotizas, sen abono al “S-ulo”, estas konsiderataj nur kiel pasivaj membroj. (13 381)

Mi proponas, ke la kongresoj de SAT okazu laŭeble je la sama tempo kaj en la sama urbo, en kiu okazas — prefere internacia — proleta kongreso. (9618)

— paĝo 11 —

La Kongreso aŭ nuligu la decidon pasintjaran pri krompago por novaliĝantoj aŭ, se tio ne estas ebla pro la kasa stato, nepre decidu pri eldono de apartaj aliĝmarkoj.

Motivigo: Aparteno al tro multaj organizoj k malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj malfaciligas varbadon por SAT. Se ne estas evitebla krompago, novaliĝantoj almenaŭ eksciu pri la kialo per aparta kvitanco, kiel estas kutimo en aliaj organizoj.

SAT-rondeto Allach-Untermenzing (komisiite: 13 070).

La Kongreso prokrastu la pritrakton de program-projekto:

Motivigo: La diverseco de politikaj tendencoj interne de la SAT-anaro antaŭvideble malebligos programigon, laŭ kiu povus esti certigata plua progresiga k harmonia laboro. Male, la ĝis nun aperintaj artikoloj en “S-ulo” supozigas pri estiĝo de tre danĝera krizo en SAT, kondukanta tre facile al skismo. Por eviti malutilan disputon k disiĝon, ni petas je la intereso de nia Asocio k de l’ tutmonda proletaro decidi pri prokrasto de l’ programafero.

SAT-rondeto Allach-Untermenzing (komisiite: 13 070).

PRI LA JARLIBRO

(Materialo por la kongresa debato)

Mi opinias necesa, same kiel la SAT-anoj de Marsej (S-ulo n-o 247), ke la venonta jarlibro nepre entenu nomon, matrikulon, adreson k malgrandan enketon de ĉiu aktiva SAT-ano. La ĝisnunaj adresoj grandparte ŝanĝiĝis k jam ne validas. Pli detaligita jarlibro pli taŭgas por ĝin-uzontoj k same pli efikos dum propagando por SAT k esp-o. Dikeco de l’ jarlibro estas ridinda malhelpo. M. Segal (127), Saratov.

La Berlinanoj atendas vin!

K-doj, kiuj vojaĝante al Leipzig, trapasos Berlinon, estos petataj, anonci plej baldaŭ precizan tempon de ilia alveno. Ni aranĝos renkont-vesperon, akceptos vin k zorgos pri eble necesaj okazoj por tranokti. Ĉiu travojaĝanta K-do anoncu sin ĉe K-do Alfred Kraushaar, Holzmarktstrasse 66, Berlin O 27.

Dortmunda Kongres-Karavano

Partoprenontoj estu sabaton, la 3-an de aŭgusto, je la 23-a horo en la Sud-stacio. Ekveturo: je 0,07-a horo per rapid-vagonaro. Veturprezo 17 mk. g. Anoncu vian partoprenon ĝis 28-a de julio ĉe: A. v. d. Heid, Dortmund, Junggesellenstr. 9.

VOJAĜO EN EŬROPO K EN NORDA AFRIKO PER ESPERANTO

estas temo de lumbilda parolado, kiu okazos lunde, la 5-an de aŭgusto en Popoldomo de Leipzig je 20.30-a horo. Tiun paroladon nepre devas partopreni naturamikoj, skoltoj, foto-amatoroj, sume ĉiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj. Estas notinde, ke ĉiujn tiujn vere arte koloritajn lumbildojn persone fotografis k propramane pretigis K-do Josef Pech el Plzen, Ĉeĥoslovakio, kvankam li estas simpla fertornisto.

Krom la bildoj el Ĉeĥoslovakio plejparte li montros interesaĵojn el diversaj landoj, iliajn romantikajn naturbelaĵojn, mirindaĵojn, popolajn kostumojn, kompreneble ankaŭ laboristan mizeron. Ni havos okazon vidi plej grandajn urbojn de Eŭropo: ekzemple Londonon, Parizon ktp. Ni admiros landon de noktomeza suno (Finnlando), ĝian akvofalon Imatra, kiu estas la plej granda en Eŭropo. En Holando interesos nin krom multnombraj ventmuelejoj senfinaj kampoj, kie oni kulturas belege florantajn tulipojn, narcisojn ktp. Kiu ŝatas montarojn, povas viziti aŭ samtempe suprengrimpi la plej altan monton en Jugoslavio (Triglav, 2883 m) k plej altajn montojn en aŭstriaj Alpoj, Ĉeĥoslovakaj Tatroj. Ni eĉ vizitos vulkanon Vesuvo.

Kompreneble multaj K-doj ŝatos vidi historiajn konstruojn aŭ antikvaĵojn: ni havos okazon viziti Grekion, la patrinon de la arto, kie ni ekvidos miljarajn multvalorajn antikvaĵojn. Preskaŭ similajn ni vidos, kiam ni vizitos Nordan Afrikon en Tunizio k Alĝerio.

K-do Pech diras, ke kiam li troviĝis inter eksterlandaj Gek-doj, li sentis sin tiel kiel en propra familia hejmo. Ofte niaj Gek-doj estis liaj gvidantoj, interpretantoj, informantoj. Tial li mem tre ĝojos denove post kelkaj jaroj revidi ilin dum la SAT-Kongreso en Leipzig.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Rahwa Sona, Tallinn, 25. 5. Kiel riĉaj estas usonaj lab-istoj (237), L’ Ouvrier Textile, Verviers, 12. 6., Kiel riĉaj . . . (237), Süddeut. Arb.-Zeitg., Stuttgart, 6. 6., laborkond. en belga vitrofabr., Reformatorn, Stokh., 15. 6., Pri alkoholmalp. en Usono, Uj Elöre, (hungarl.) N. Jorko, 4. 6., Fajrego en Pensiono (235) trad. L. Nogi, Industrial Solidarity, Ĉikago, 5. 6., Ĉu ili estas sennaciuloj? (eltiroj, trad. de Kerr), Hamburger Echo, 17. 6. Ŝamana-mistero.

Represis el “La Lernanto”:

Norlands Kuriren, Sundsvall, en la konstanta pionira kolono, daŭrigoj de “Pioniroj” (laŭ Bobinska), aperantaj popece en L. L.

Represis el “La Nova Epoko”:

Norlandskuriren, Sundsvall, 25. 5., Novaj homoj (Okunjev, n-o 7).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 13. 6., Rahwa Sona, Tallinn, 17. 5., Ny Tid, Göteborg, 4. 6., Arbetet, Malmö, 5. 6. (esp. kurso). Industrial Solidarity, Ĉikago, 22. 5. (dukolona recenzo pri “La Lab. Esp-ismo”).

Pri SAT-Kongreso raportis:

L’Humanité, Strasburgo, 29. 5., Rahwa Sona, Tallinn, 17. 5.

Peresper. materialon enpresis:

Hamb. Volkszeitg., Hamburg, 30. 4. (let. Arĥangelsk), L’Humanité, Strasb., 29., 18., 12. 5.

Pri “Paĝo de Sennacieca Literaturo”

Plezure mi subtenas la proponon de K-do J. B. (Sovetio) pri aperigo en “S-ulo” de supre citita Paĝo, ĉiusemajne aŭ dusemajne. Speciale mi aprobas la parton, kiu petas spacon por komencantaj verkistoj. Ĉar multaj el nia anaro, kvankam ili estas sufiĉe sennaciemaj kaj havas SAT-indajn opiniojn kaj vidpunkton, timas la kritikon pri sia skribmaniero fare de iu literaturema redaktoro. Tia Paĝo, kie inteligentaj vigluloj povus esprimi siajn ideojn, kvankam ili ne kutimas verki eĉ en sia nacia lingvo — multe instigus ĉi tiujn K-dojn, pli aktive partopreni. Mem estante pentrartemulo, mi firme estas konvinkita, ke plej efika propagandilo estas la bildo. Estu almenaŭ unu tutpaĝa ilustraĵo en “S-ulo”, prefere fota reprodukto ĉiusemajne aŭ dusemajne. Sendube tendenco nuntempa estas efiki perbilde al la okuloj, ekzemple en filmarto. Ankaŭ en la gazetaro, burĝa kaj laborista, la ilustrado estas pli kaj pli uzata kiel stimulilo. Certe SAT-anoj ne forĵetos n-ojn kun tiaj valoraj ilustraĵoj. Kaj kunlaborantoj sendube troviĝos inter ni en ĉiuj landoj. Foto-aparatojn posedas multaj el niaj K-doj, kaj foto-amatoroj ĝojos vidante sian verkon en “S-ulo”. Ankaŭ “S-ulo” vere estus plej efektive internacia ilustrita gazeto tutmonda.

W. Cowan (10 085).

Red. Noto: La K-do forgesas, ke kun lia propono estas ligita financa problemo: La kliŝoj farendaj laŭ la fotoj estas tre karaj.

* * *

Mi ne scias, kiom multaj esp-istoj deziras legi en “S-ulo” de tempo al tempo literaturan paĝon, sed mi trovas, ke ĝi estas necesa. Ĉar eĉ en nia loko mi scias kelkajn esp-istojn, kiuj jam komencis verkadon, sed iliaj skizoj, rakontoj, versoj nur estas legataj en malgranda rondo da esp. amikoj. Estas dezirinde, ke plej bonaj verketoj de komencantoj – SAT – verkistoj aperu en “Sennaciula Literatura Paĝo”. Ankaŭ necesus laŭ mia opinio aperigi en “S-ulo” negrandajn artikolojn pri agadmaniero de plej viglaj SAT-rondoj, interŝanĝi laborsperton, por ke novaj aŭ malpli spertaj K-doj povu baziĝi sur agado kaj spertoj de pli malnovaj kaj bonaj agantoj.

SAT-ano 6353, Horzono 9, Kamenskoje (Sovetio).

Red. Noto: La aperigo de literaturaĵoj de komencantoj havas du flankojn: pozitivan — instigilo kaj kuraĝigo por la verkantoj; negativan — senvaloreco de la materialo. La versaĵoj, ekz., ricevataj por “S-ulo” aŭ “Lernanto”, plej ofte tute ne meritas presigon, kaj ni ne kuraĝus prezenti al niaj legantoj materialon, kies legado tedus ilin… Ĉu la pozitiva flanko estas la pli forta?

— paĝo 12 —

NIA POŜTO

13 173. — Via artikolo estas eble interesa, sed mi ne sukcesis ĝin legi. Bonvolu aliam skribi legeble k inke; kompatu niajn okulojn. E. L.

10 502. — Vi ne skribis, kiu verkis originale la de vi tradukitan versaĵon? Ankaŭ nekonata al ni estas la vorto “korvokado”. Krome ni volus koni laŭvortan tradukon de la 5-a alineo (dulinia) pro neklara senco en la verstraduko.

10 750. — Kiam ni havos lokon, ni uzos vian artikolon.

10 581. — Via artikolo aperos.

3398. — Via lasta manuskript(ar)o estas apenaŭ legebla k absolute fuŝe aranĝita. Ĉu ni trovos tempon prilabori ĝin, estas tre dube. Red.

11 431. — Viaj let. k mendiloj devas havi stampon de via esp. grupo aŭ rondo.

Buĉinskij (Porhov). — Por ekspedi al vi “S-ulo”-n ni devas scii vian kompletan adr. aŭ SAT-matrikulon. Adm.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Hans Hannakam (9921, fervojisto), Felberstr. 116 3/15, Wien 14, dez. interŝ. L, PK, PI, PM, bfl., esp-aĵoj kĉl.

K-do August Neumaier (25 j. fervojisto), Mossgasse 8/27, Wien III, dez. koresp., precipe kun ekstereŭropanoj.

K-do Karl Klumayer, Heiligenstädter Str. 119, IV/26, Wien XIX, deziras koresp., precipe kun ekstereŭropanaj fervojistoj.

BELGIO

K-do C. Severius, Touwstraat, 22/I., Antwerpen, dez. interŝ. PM per 250 aŭ 1000 pecoj.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do R. Ettrich, Neuberzdorf Nr. 53, poŝto Ketten, dez. koresp. kĉl., prec. kun Sovetianoj, PM. Resp. garantiata.

K-do Jos. Grospiĉ, Dolni Sucha, Nr. 129, poŝto Chotyne ap. Hradek n/Nis., dez. koresp. kĉl., L, PI, PM. Resp. garantiata.

FINNLANDO

— Fotografaj pk. el Finnlando, 30 p. malsimilaj, somero k vintro: 4.— mk. g., 22 p. 3.— mk. g., 10 p. 1.50 mk. g. — Arta kartserio el Laponujo, tuta serio (40 p.) 3.50 mk. g., ½ s. 2.— k ¼ s. 1.— mk. g. Mendu ĉe Harry J. Nyman, Puistola, H-ki.

FRANCIO

K-do J. Wutte, Oberbetschdorf (Bas-Rhin), dez. kolekti ĉ. reg. naturamikajn gaz. Ĝis nun mi nur ric. el Holando, Rejnlando, Saksio, Turingio k N.-Bavario. Ĉiuj sendu al ni.

GERMANIO

K-do Ludwig Mejer, Leipzig N 22, Hühnerbeinstr. 5, dez. koresp. kĉl.

K-do Erich Gottlass, Leipzig N 22, Mecklenburger Str. 4, dez. koresp. kĉl.

K-dino Hanni Neumann, Leipzig N 22, Mecklenburger Str. 10, deziras koresp. kĉl.

K-do Erich Rögner, Leipzig N 22, Laubestr., dez. koresp. kĉl.

K-do Hans Uhlig, Leipzig N 22, Fuchsnordhoffstr. 24, dez. koresp. kĉl.

K-do Kurt Hartung, Leipzig-Wa., Hallische Str., dez. kor. kĉl.

K-do Kurt Heje, Leipzig-Go., Johann-Georg-Str., dez. koresp. kĉl.

K-do Kurt Anders (urblaboristo), Kleinwolmsdorfer Str. 39, Radeberg i. Sa., dez. koresp. kĉl. Nepre resp.

K-do Willi Blüher (SAT-ano 4970), Bismarckstr. 2, Radeberg i. Sa., informas siajn iamajn koresp-antojn pri neprof. laborricevo en la urba gasfarejo kiel hejtisto, post 1½ j. senlaboreco. Denove mi koresp. k ĉ., bonvolu skribi al supra adreso.

K-do F. Bosinger, Brühler Str. 71, Solingen, dez. koresp. k filatelistoj. Mi preferas rus. L, PI, bfl.

ATENTU! KOREKTU! Gek-doj Josefo k Margareto Batta (SAT-anoj 246 k 633), ne plu loĝas en Wien. Ĉion adresu por ni al K-do O. Bässler (por 246), Gerberstr. 24, Hth., Leipzig C 1. — Aferojn, kiuj koncernas Aŭstrion adresu al: K-do J. Bacz, Vorgartenstrasse 101/II., Wien XX.

K-do O. Gussenhofen, Frankenstr. 52, Solingen, serĉas koresp-adon kĉl. pri ĉ. temoj. Mi estas komencanto k petas subteni min.

K-do Franz Kropf, Breite Str. 34, Ronsdorf, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PM, serioze koresp.

K-do Walter Dietze (komencanto), Rossplatz 9, Liebertwolkwitz b. Leipzig, dez. koresp. kun lab. sportuloj k fotoamatoroj el ĉl. Interŝ. fotojn, gaz., L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-dino Mizzi Pittermann, Fischergasse 4, Bautzen i. Sa., dez. koresp. kĉl., L, PI. Resp. garantiata.

K-do Walter Zeitner, Rostocker Str. 6, ĉe Grahlmann, Berlin NW 87, dankas al ĉ. siaj koresp-antoj, sed ne eblas al ĉ. respondi k petas pardonon.

NEDERLANDO

— Holandano dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: S. v. Gelder, Vrolikstraat, 257/I., Amsterdam (O).

SOVETIO

K-do I. Kaŝin, V. Katerlezskaja, 4-a, Kerĉ, Krimeo, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do G. Napalkov, Pavlovskaja, 34, Pavlov-Posad, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do V. A. Babiĉev, p.-t. Kontoro, Irkutsk, Siberio, dez. koresp. kun gemuzikistoj pri ĉ. temoj, kĉl.

K-do V. Dvoeglazov, st. Ufalej, Perm. ĵel. dor., Kondukt. komn. “Krasnij ugolok”, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do V. Besedin, Kramatorska, Ukrainio, ĵel. dor. 8, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

Adresŝanĝo. — K-do V. Dereguzov, Uljanovsk, Zavoljsk rajkom VK (b), (antaŭe en Beĵica).

K-do Aleksandro Ignatov, Moskovskaja, 36, Novoĉerkassk, deziras koresp. kĉl., L, PK, PI, gaz. il. Resp. garantiata.

K-dino M. Sabotina, Beregovaja, 15, Semipalatinsk, dez. koresp., precipe kun K-dinoj pri div. temoj k petas resp. de K-do C. Wikhamar (Svedio).

K-do S. Kudaŝev, Redakcio de “Priirtiŝskaja Pravda”, Semipalatinsk, dez. koresp. pri div. temoj kĉl.

K-do Vedulov (por Fuchs), Trudovaja ul. 27/6, Volsk, Niĵ.-Voljsk. Kraj., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

Gek-doj Litvinov dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: Josifu Litvinovu, selo Rogan, Derĵavna Paperova fabrika, Ĥarkovska okr.

K-do Zavadskis-Krasnopolski (lingvisto, instruisto), dez. koresp. pri naciaj lingvoj. Interesas pri naciaj proverboj, superstiĉoj k fabeloj, petas la SAT-anojn en Azio, Afriko, Aŭstralio k Ameriko skribi al li. Adr.: Vladimir, Studjonaja gora, 48, Zavadskij-Krasnopolskij.

K-do Mikaelo Griŝin, 130 polk, 1 sv. rota, Ĵitomir, dez. koresp. nur kun junkomunistoj de Ameriko pri div. temoj, L.

USONO

— Sovetiaj Gek-doj k alilandaj, kiuj skribis al ni peri korespond-proponoj k sendis al ni materialon, estu paciencaj. Ĉiuj nepre ricevos respondon. Ankaŭ estonte ni resp. al tiuj, kiuj havos gr. peton, aŭ sendos materialon el Sovetio, Azio k Afriko al ni.

K-do Peter S. Epifanovich, Box, 47, Internat. House, 500, Riverside Drive, New York, dez. koresp. kĉl., L, PK, gaz. il.

ENHAVO:

paĝo
Pri la faŝismo en Aŭstrio 429—30
La laborista problemo en Usono 430—31
Krimo de la ironio 431
Ĉu likvido de l’ milito? 431
Proleta ŝparado 432
Hungaraj laboristoj ne rajtas kanti 432
Kelkaj tagoj el la vivo de grupinstruanto 432—33
La akcepto en Leipzig 433—34
Antaŭ dek jaroj en Hungario 433—34
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 435
Tra Esperantio 436—40
Korespondado 440

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 252, 1-a de aŭgusto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 252 — APERAS SEMAJNE — 1. Aŭgusto 1929

[BILDO p.1 | 41,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

KELKAJ PRIPENSOJ OKAZE DE NIA IX-a

La IX-a Kongreso de SAT antaŭmontriĝas kiel la plej impona el la ĝis nun okazintaj. La Lajpcigaj K-doj volas, ke tiu manifestacio, okazonta en la urbo, kie troviĝas la administreja sidejo de nia Asocio, estu brila kaj sukcesega. Ili laŭdinde ne ŝparas siajn penojn kaj ne preterlasas la okazon por montri sian organizkapablon. Ni do povas esti tute certaj, ke la kongresanojn atendas ĉiurilate bona akcepto.

Alia ĝojiga konstato: la nombro el SAT-kongresanoj superas tiun de la neŭtraluloj, kongresontaj en Budapest. Tio estas apenaŭ kredebla. Tamen estas fakto. Kiam mi skribas ĉi tiun artikolon, jam sin anoncis al Lajpcig 785, dum en “Heroldo” de la 12-a de julio nur 386 neŭtraluloj sin anoncis al Budapest.

Ĉe tia konstato, oni facile prezentas al si la mienon de la personoj, kiuj antaŭ naŭ jaroj kompateme ridetis, levante la ŝultrojn, kiam ili eksciis, ke la esperantistaj laboristoj volas mem fosi sian propran sulkon kaj ne plu partopreni la t. n. neŭtralan movadon. Tiam “eminentuloj”, doktoroj k. a. gravaj personoj opiniis, ke sufiĉos prisilenti la “fantazian” entreprenon por ke ĝi baldaŭ tute fiasku…

Tia sento ĉe reprezentantoj de la burĝa reganta klaso estis tute natura kaj normala. Sed malpli natura estis la sinteno de multaj laboristoj, kiuj tute ne kredis je sukceso.

Por doni fidon al tiuj dubemuloj, ni devis voki al famaj personoj, ĝenerale ŝatataj de la proletaro, ke ili bonvolu doni al nia movado la apogon de sia aŭtoritato. Tial niaj unuaj kongresoj okazis sub la patronado de H. Barbüs, R. Rolan, E. Ajnŝtajn k. a. eminentaj homoj.

Jam de kelkaj jaroj ni ne plu bezonas la helpon de famuloj por certigi la sukceson de niaj kongresoj. Gravaj laboristaj organizoj konsentas morale kaj eĉ mone subteni niajn laborojn; eĉ urbestraroj subvencias per konsiderindaj sumoj. Tiuj simplaj faktoj montras klare la jam iritan vojon. Duboj pri la sukceso kaj mokoj pri niaj klopodoj tute malaperis el la esperantistaj rondoj. SAT vivas, kreskas kaj etendas sian influon.

Hodiaŭ ĉe kelkaj SAT-anoj ekzistas la emo anstataŭigi la pasintan skeptikon per troa optimismo pri niaj realaj fortoj. Ili kelkfoje parolas pri baldaŭa finvenko kaj emas trudi al nia organizo taskojn, kiujn plenumi dece ĝi ne povas. Ŝajnas, ke kelkaj homoj neniam kapablas ĝustatempe taksi la efektivigeblaĵojn…

Ĉe la fondo de SAT, la skeptiko de kelkaj K-doj kuŝis ne nur en tio, ke ili ne kredis je siaj propraj fortoj; ili plie[?] opiniis, ke estas neebla la kunlaborado de diverspartianoj, diverstendencanoj en sama organizo. La sperto montris, ke tia kunlaborado estas tamen ebla. Kaj kial do ĝi ne estus ebla en SAT, same kiel en sindikato aŭ kooperativo?

La K-doj, kiuj ne kredis je la kunlaboreblo en SAT de anarkistoj, komunistoj kaj socialistoj havis tian eraran kredon, tial ke ili ne ĝuste prezentis al si, kia devas esti la karaktero de laborista esperanta organizo tutmonda. Ĉu hodiaŭ ĉiuj komprenas? Estas dube. Tial ne estas malnecese akcenti denove, ke nia organizo ne povas pretendi iel ajn ludi la rolon de partio aŭ de sindikato t. e. organizi mem la klasbatalon. Estus tute ridinde, se SAT celus esti ia politika agitejo; ĝi povas esti nur informejo, klerigejo, edukejo. El la fakto, ke nia Asocio konsistas el elementoj, kiuj agnoskas la klasbatalon, ne sekvas, ke ĝi devas mem agiti por ribeloj kaj strikoj. Meti esperanton je la servo de l’ tutmonda Proletaro, kiel estas dirite en la Statuto, tio signifas, ke la SAT-aparato devas faciligi al la ekspluatatoj la ekscion, kiel oni praktikas la klasbatalon en la diversaj regionoj el la vasta mondo, kiel la laboristoj sin organizas, kiel statas kaj funkcias iliaj partioj, sindikatoj, kooperativoj ktp.; apliki praktike esperanton, tio signifas uzi ĝin por informi sian partion, sian sindikaton, sian kooperativon pri la klasbatalo en la tuta mondo…

Ĉu SAT ĝis nun kontentige plenumis tiun taskon? Senhezite ni diru: Ne. La SAT-aparato estas ankoraŭ tro nova, tro malforta, ne sufiĉe perfekta por taŭge apliki esperanton. Ne ekzistas ankoraŭ sufiĉe da SAT-anoj en ĉiuj regionoj de la mondo kapablaj objektive kaj dokumente raportadi kaj informadi. Tro da ili scipovas nur liveri palan kopion el tio, kion ili legas en siaj nacilingvaj gazetoj, forgesante, ke nacia gazeto havas ĉiam agitecan rolon. Ni apenaŭ ekpaŝis sur la vojo al trafa uzado de mondlingvo. La granda plimulto da SAT-anoj bezonas lernadi ne nur la lingvon, sed sin klerigi, eduki por tiele perfektigi la SAT-aparaton. Ili devas akiri la kapablon observi, kompari, juĝi, diferencigi la apartaĵon de la ĝeneralaĵo kaj doni ĝustan bildon pri iu situacio en iu difinita lando aŭ regiono.

Laŭgrade kiel disvastiĝas la famo pri nia Asocio, la SAT-anoj devas pli kaj pli profunde konscii, ke pligrandiĝas ilia respondeco antaŭ la tuta laborista movado; ili devas pruvi, ke nia entrepreno estas serioza kaj ne blufa, ke ĝi fakte helpas, ke la SAT-anoj fariĝu pli kaj pli kleraj partianoj, pli kaj pli spertaj sindikatanoj; unuvorte pli kaj pli celkonsciaj klasbatalantoj.

Tio devus esti klara por ĉiu; bedaŭrinde tiel ne estas, kiam oni konstatas la emon ĉe kelkiuj deflankiĝi el la vojo, kiun ni ĝis nun pene surpaŝis…

La IX-a Kongreso de SAT estu ne nur impona manifestacio de la ekstera forto de nia movado; ĝi signu plie la internan plifortiĝon de la konscio pri la gravaj taskoj, kiuj atendas nin. Estus danĝera eraro konkludi, ke la finvenko estas baldaŭa, tial ke ni sukcesis venigi al Lajpcig 700—800 kongresanojn. Estus naive, esperi, ke la laboristaj organizoj, kiuj jam subtenetas nin, estas pretaj morgaŭ preni sur sin la propagandon kaj aplikadon de esperanton. La granda sukceso de nia IX-a trudas al ni novajn devojn kaj necesigas la koncentrigon de ĉiuj energioj laŭ la ĝuste elektita vojo.

— paĝo 2 —

442 — SENNACIULO

Neniu el ni forgesu, ke ne temas anarkistigi, komunistigi aŭ socialistigi SAT, sed ke temas nur esperantigi la anarkistajn, komunistajn kaj socialistajn organizojn. Por tia tasko necesas la kuniĝo de ĉiuj klasbatalemaj esperantistoj en SAT.

Mi cetere, ne havas dubon, ke la grandega plimulto el la kongresanoj havos klaran percepton pri tio…

E. Lanti.

La Laborista Problemo en Usono

(2-a daŭrigo. Vidu n-ojn 250, 251)

Teroro kontraŭ revoluciaj laboristoj

Krom la leĝoj pri revolucia sindikatismo, la lokaj estraroj utiligis sian polican potencon por detrui la strikojn de IWW¹ kaj faciligi la brutajn agojn de la mastroj; dum decembro 1922, kiam strikis la laboristoj en Fresno, oni postenigis policanojn antaŭ dungoficejoj en Los Angeles: 300 laboristoj estis arestataj pro malkonsento disiri, kaj reliberigataj nur post kelkaj semajnoj. — Dum majo 1923, dum havenlaborista striko, en San Pedro, 600 laboristoj estis malliberigataj; la 6-an de majo 1924, tridekon da infanoj de 5 ĝis 16 jaroj aĝaj, kunvenintaj por ripeti teatraĵon, atakis la policanoj! Patrinoj kaj infanoj estis aparte malliberigataj, kaj la gepatroj estis persekutataj pro “permeso al siaj infanoj esti anoj de junulara organizo de IWW, kaj tiel kuraĝigi ilin je vivo senlabora, diboĉema k malhonora”. La 15-an de majo ĉiuj estis liberigataj. La 15-an de junio, dum la sama jaro, la faŝist-organizo Ku kluks klan atakis la halon de IWW; kelkaj estis mortigataj, 40 vundataj, duono el kiuj estis infanoj malpli ol 13 jaraj. La malgranda Lina Minos estis ĵetata sur grandegan kafkruĉon kaj tute brogata; neniu el la atakintoj estis persekutata. Fine, 40 anoj de IWW estis kondamnataj, kaj dum la juĝado, la detektivoj tiel energie uzis la “trian gradon” (de torturo) ke unu el la akuzitoj freneziĝis.

La advokatoj en Centralia, la 10-an de oktobro 1919, fondis “Citizen’s Protektive League” (Protektan ligon de l’ Civitano) direktitan de W. W. Grimm; kaj ĝi decidis forpeli ekster la urbon ĉiujn IWW-anojn; la 6-an de novembro granda festo estis fiksata, kun helpo de l’ Usona Legio, pro datreveno de l’ militfino, kaj oni projektis atakon kontraŭ la halo de IWW en la programo de l’ ĝojfestoj. — Tiu projekto baldaŭ estis konata de ĉiuj; la posedanto de la halo plendis ĉe la policestro, kiu respondis al li: “Ni faros ĉion eblan por protekti vian domon; sed rilate al la IWW-anoj, ili cedos antaŭ malpli 10 m. se la pledistoj okupiĝas pri tio. Ili deziras forpeli la IWW-anojn ekster la urbon.” La 11-an de novembro formiĝis parada iro, kaj kiam ĝi alvenis antaŭ la halo, fajfoj resonis kaj ĉiuj partoprenantoj ekkuregis por ataki. La IWW-anoj antaŭsciigitaj estis armitaj, kaj batalo okazis, dum kiu estis mortigata W. W. Grimm. Fine, ĉiuj okupintoj estis arestataj; unu el ili, Everet, provis forkuri; oni postkuris lin kaj fine lin atingis. La popolamaso estus[?] lin pendiginta sen interveno de virino, kiu kuraĝe lin defendis. Tamen, dum nokto, okazis elektra paneo¹ en la urbo. La membroj de l’ Komerca Ĉambro profitis la senlumecon por eniri la malliberejon kaj forpreni Everet-on; oni lin kunkondukis en la kamparon, lin terure stumpigis, ŝtonfrapis kaj fine pendigis. La aliaj okupantoj de la halo estis akuzataj pro mortigo al W. Grimm; por havigi konfeson pri tiu mortigo, oni uzis la “trian gradon”, kaj ree la suferoj estis tielaj, ke unu el la akuzitoj freneziĝis. Konsekvence li estis senkulpigata, kaj la aliaj kondamnataj je punlaboro.

Tiuj nuraj ekzemploj, elektitaj inter miloj, komprenigas, kiel la mastroj absolute superregas la lokajn jurajn organismojn. Oni devas konfesi, ke en la plimulto de l’ grandaj Industriaj Ŝtatoj la dungistoj estis pli larĝspiritaj ol en la Sudo aŭ Okcidento, kaj ke la misagoj de justeco, pri kiuj ni ĵus parolis, ankoraŭ estas escepto. Sed tion kaŭzas nur la modera spirito de kelkaj mastroj, kaj neniel la pligranda sendependeco de lokaj juĝistoj.

Tre grava estas do la influo de l’ mastroj sur la tutan ekonomian, politikan kaj socian vivon en Usono. Dank’ al siaj financaj rimedoj ili tute superregas la parlamenton kaj kontrolas la elekton de la Respublika Prezidanto; ili posedas la ĵurnalaron, la lernejojn, la kinojn, ĉiujn informajn, edukajn kaj propagandajn ilojn. Grupoj kiel “Ass. for indust. defence¹”, “Anti-bojcott Ass.²” priatentas la voĉdonon de leĝoj kaj nuligas pere de l’ Supera Ĉambro ĉiujn leĝajn provojn iomete kuraĝajn.

Tial oni povas diri sen troigo, ke malgraŭ la preskaŭ demokrata aspekto de l’ Usona Konstitucio, kaj la ekzisto de Liberstatuo ĉe la eniro al la Novjorka haveno³, Usono estas hodiaŭ en la tuta mondo la plej perfekta tipo de la Kapitalista Diktatoreco.

Kompiltrad. de Alĝeraj Esperantistoj.

(Daŭrigota.)

¹ Revoluciema asocio: “Industriaj Laboristoj de la Mondo”.

¹ Haltigo akcidenta.

¹ Asocio por industria defendo. ² Kontraŭ-bojkota asocio. ³ La usonanoj efektive alprenis la francan kutimon starigi monumentojn al siaj famaj mortintoj.

LA INTERNACIA ARMADO

Materiaj kaj ideologiaj flankoj

La mondo senmilitiĝas! Revo de ĉiuj homoj, kiuj ne vidas eblon tiri propran, personan profiton el la militoj, revo precipe de la Laboristaro, kiu, en sia konscia parto, per la klasbatalo volas ekstermi ĝisfunde la radikojn — esence ekonomiajn — de la militoj. La fino de la mondmilito, la jaroj, kiuj ĝin sekvis, povis veki ankaŭ ĉe multaj laboristoj la iluzian esperon, ke nun vere ĉio estas bonaranĝita, por ke neniuj novaj interpopolaj buĉadoj povu plu okazi. Oni rigardis unue al Ŭilzn (Wilson) kiel mesio, tiam al Ĝenevo; oni aŭskultis fideme la paroladojn de diplomatoj kaj famaj ŝtatgvidantoj, kiuj per dolĉaj vortoj profetis por-daŭran harmonion inter la popoloj de la mondo, “eksterleĝigon” de la milito.

[BILDO p.2 | 34,23,66,51] Lignogravuraĵo: viro en longa vesto staras sur altaĵo kaj montras per levita brako al la ĉielo kun nuboj; ĉirkaŭ li infanoj kun ludglavoj kaj ludfusiloj grimpas al li kaj levas la armilojn; en la fono malgrandaj figuroj kun armiloj. Subskribo de la artisto maldekstre malsupre [nelegebla].

Sed tiuj belaj paroloj tamen ne povas kaŝi unu fakton, kiu elstariĝis en la postmilitaj jaroj tro konkrete kaj tro minace, por ne esti videbla eĉ al la plej malklera, politike tute ne instruita proleto: Tiu fakto estas la internacia konkur-armado, la konstruado fervorega de militmaterialo, por kiu estis konsentataj grandegaj sumoj en la ŝtataj buĝetoj, la armigo kaj ekzercado de potencaj armeoj, aplikado de plej modernaj sciencaj kaj teknikaj inventoj al la perfektigo de l’ militilaro.

La internacia arm-industrio restis venke staranta, kiam la diversaj “Internacioj” disfalis post la militdeklaro. Ĝi, kiu baziĝas sur la profitegoj akirataj el la defendo de l’ patrioj kaj la leĝe sankciita mortigo. Tiu industrio ne konas konkurencon, ĉar per sekretaj kontraktoj internaciaj ĝi formas internacian truston. La militego mem ne detruis tiun truston. Pri tio raportas tre interesa libro ĵus publikigita de Otto Lehmann-Russbüldt sub la titolo: “La sanga Internacio de la arm-industrioj” (Eld. germanlingve Fackelreiter-Verlag, Hamburg, 82 pĝ. Prezo: 1 mk. g.)

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 443

Trans la neŭtralajn landojn oni liveris ĉiujn specojn da militmaterialo al la malamikoj. En Germanio akcioj de la angla trusto dum la milito povis esti ŝanĝataj kontraŭ germanaj! Antaŭmilite la municifabrikoj liveris siajn produktojn ĉien ajn, kie estis akirebla ioma profito, al amikoj kiel al malamikoj. Krup (Krupp) komunikis en 1912, ke el kvanto da 53 mil kanonoj, kiuj eliris el liaj fabrikoj dum la antaŭirinta periodo, 27 mil estis liveritaj al 52 fremdaj landoj. La aŭstriaj soldatoj estis falĉataj de rusaj maŝinpafiloj liveritaj de la aŭstriaj fabrikoj. Por pafi sur la anglajn militŝipojn, la turkoj uzis anglajn kanonojn, kaj en la Dardaneloj angla militŝipo detruiĝis per mino de angla origino.

Ne nur daŭris tiu ĉi kunlaborado post la milito, sed ĝi eĉ etendiĝis al krudmaterioj necesaj por tiu ĉi industrio. La moderna militekniko estigis grandegan disvolviĝon de la arm-industrio kaj ĉiuj industrioj iom parencaj aŭ rilataj al ĝi. La fero, ŝtalo, karbo, kaj precipe la grasoj estas krudmaterioj de la milito. La batalgasoj siavice okupas la kemian industrion, kiu same estas internacie organizita.

La citita libro mencias nombron da okazoj el la lastaj jaroj, en kiuj diversaj ŝtatoj starigis arm-industrion por la eksporto. En Ĉeĥoslovakio ekzemple tiu industrio estas ŝtata monopolo kaj ĝi tamen partoprenas en aliaj landoj, en Polio kaj Rumanio, ĉe la fondo de munici-fabrikoj kaj eksportas pli kaj pli gravajn kvantojn da militmaterialo (en 1926 por 8 298 576 da dolaroj). Tiu ekzemplo estas por la aŭtoro de la verko pruvo, ke eĉ la ŝtatigo de tiu industrio ne povas subpremi la bezonon je disvendiĝo de l’ produktoj kaj ke tiu armindustrio, bazita sur la eksporto kaj la profitoj, — ĉu ĝi estas ŝtata propraĵo, ĉu propraĵo de akcia societo aŭ de privatulo, entenas la ĝermon de l’ milito.

Kaj la ideologia superstrukturo por tiu armado?… Ni konas ĝin sufiĉe, ni trovas ĝin larĝe propagandata kaj disvastigata en ĉiuj landoj de l’ terglobo fare de la regantaj klasoj kaj kredeme akceptata de la granda plimulto da regatoj. La frazo pri la nacia defendo, la agnosko de naciaj defendmilitoj estas hodiaŭ kiel antaŭ la granda leciono de la jaroj 1914/18 ankoraŭ akceptata kaj aprobata de plej larĝaj popolamasoj.

[BILDO p.3 | 30,20,64,51] Karikatura desegnaĵo de G. Grosz: grupo de figuroj marŝantaj kune — vundito kun bandaĝita kapo kaj lambastono, oficiro kun kasko, kriantaj soldatoj kaj civiluloj kun lambastonoj kaj armiloj; malsupre hundo. Subskribo: «G. Grosz».

Je la nomo de la nacia defendo oni armas, armadas, je ĝia nomo oni rekrutigas la junulojn en la armeojn, ekzercas en la milita metio la etulojn jam sur la lerneja benko kaj en la sportejoj. Infanoj militludas, kaj en iliaj cerboj la ilo fariĝas celo. Hodiaŭ ili ŝatas la ludon, kaj morgaŭ ili enviciĝos sen interna rezistemo kaj sen pripensoj por ekmarŝo al la amasbuĉejo…

Antaŭ la militdeklaro, kiam la fulmotondro kuntiriĝis sur la politika ĉielo kaj la antaŭsignoj estis minacaj, laboristaj organizoj en la ekmilitontaj landoj organizis amaskunvenegojn, esprimis patose siajn protestojn, solene deklaris sian abomenon kontraŭ la milito. Kelkajn tagojn poste montriĝis la vanteco de tiuj protestoj, de tiu bruado. Ankaŭ nuntempe la laboristaj partioj organizas manifestaciojn kontraŭ la milito, rememorante pri la dato de la milit-eksplodo. Ankaŭ hodiaŭ iliaj protestoj direktiĝas kontraŭ la sama malamiko. Sed en la koroj de multaj homoj vivas ja ankoraŭ la naciismo, de juna aĝo en-edukita. Ĝi estas potenca ideologia helpanto al la ekonomiaj faktoroj. Ankaŭ en la subkonscio de la plej multaj laboristoj ĝi vivas en latenta formo, ne sufiĉe ankoraŭ kontraŭbatalata en la praktiko.

Ni SAT-anoj, agantaj super la landlimoj sur kultura kampo, plenumantaj severan edukan laboron en niaj vicoj kaj rigore kontrolantaj nin mem, stariĝantaj en niaj agoj, pensoj kaj sentoj ekster la naciecoj, formas firman remparon kontraŭ la epidemia malsano, kiu ekkaptas la spiritojn en milita okazo, kontraŭ la ŝovinismo. Mem rompinte la lingvajn barojn, je la servo de la laborista klaso, ni faras efektivan praktikan, kvankam ne brueman kaj ne tre rimarkatan laboron en la batalo kontraŭ la milito.

N. B.

[REKLAMO p.3] Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!

Fragmentoj el “En la Okcidento nenio nova”

de E. M. Remark¹

La sekvantaj fragmentoj estas eltiritaj el libro, kiu kiel neniu alia antaŭe estis kun pasio akceptata de la leganta publiko en Germanio, kaj tradukite trovas grandan disvastiĝon ankaŭ en Francio kaj Anglio. Tiu libro estas verkita de iu, kiu mem travivis la militon kiel junulo, soldatiĝis kiel gimnaziano kaj rekrutiĝis rekte for de la “lerneja benko”. Li priskribas en forte emocia maniero, plastike, la mizeran situacion de l’ soldataro ĉe la fronto kaj precipe la animstaton de la junuloj, kiujn ruinigis la milito, antaŭ ol ili plene maturiĝis. — Trad.

Mi iafoje gardostaras ĉe la rusoj. En la mallumo oni vidas iliajn figurojn moviĝantaj, kiel malsanaj cikonioj, kiel grandaj birdoj. Ili venas dense al la krado kaj kontraŭpremas siajn vizaĝojn, la fingroj estas kroĉitaj en la maŝojn.

Ofte multaj staras unu apud la alia. Tiel ili spiras la venton, kiu venas de la erikejo kaj la arbaroj.

Malofte ili parolas, kaj tiam nur malmultajn vortojn. Ili estas pli humanaj kaj, mi preskaŭ volus kredi, pli fratecaj unu al la alia ol ni ĉi tie. Sed tio estas eble nur tial, ke ili sentas sin pli malfeliĉaj ol ni. Tamen ja por ili la milito finiĝis. Sed atendi la disenterion, tio ja ankaŭ ne estas vivo.

La ne-militservintaj rezervosoldatoj, kiuj gardas ilin, rakontas, ke ili komence estis pli vivplenaj. Ili havis, kiel tio ĉiam estas, intim-rilatojn inter si, kaj ofte laŭdire okazis pugnaj kaj tranĉilaj interbatiĝoj. Nun ili jam estas tute apatiaj kaj indiferentaj, la plimulto eĉ ne plu onanias, tiom malfortaj ili estas, kvankam aliam tiu afero estas tiom disvastigita, ke ili eĉ faras ĝin pobarake.

Ili staras ĉe la krado; iafoje iu forŝanceliĝas, tiam baldaŭ alia je lia loko staras en la vico. La plej multaj estas silentaj; nur unuopaj almozpetas pri la buŝfinaĵo de finfumita cigaredo.

Mi vidas iliajn mallumajn figurojn. Iliaj barboj flirtas en la vento. Mi nenion scias pri ili, krom ke ili estas kaptitoj, kaj ĝuste tio emocias min. Ilia vivo estas sennoma kaj senkulpa; — se mi scius pli pri ili, kiel ili nomiĝas, kiel ili vivas, kion ili atendas, kio ilin korpremas, tiam mia emocio havus celon kaj povus fariĝi kompato. Sed nun mi sentas malantaŭ ili nur la doloron de l’ kreaĵo, la teruran melankolion de l’ vivo kaj la senkompatemon de la homoj.

Ordono faris tiujn ĉi silentemajn figurojn niaj malamikoj; ordono povus ilin aligi en niajn amikojn. Ĉe iu tablo dokumento estas subsignata de kelkaj homoj, kiujn neniu el ni konas, kaj dum jaroj estas nia plej alta celo tio, kion aliam trafas la malestimo de l’ mondo kaj ĝia plej alta puno. Kiu jen ankoraŭ povas diferencigi, se li vidas ĉi tie tiujn silentemajn homojn kun la infanaj vizaĝoj kaj la apostolaj barboj! Ĉiu serĝento estas al la rekruto, ĉiu supera instruisto al la lernanto pli terura malamiko ol ili al ni.

¹ Orig. skribmaniero: Remarque (pseŭdonomo). — La titolo signifas lakonan frazon, uzitan ofte de la germana armeestraro en ĝiaj milit-komunikoj pri la okcidenta (vidite de Germanio) militfronto (1914—1918). Iafoje tiu frazo aperis ankaŭ dum tagoj, kiam fakte mortis multaj viktimoj “heroe” en la tranĉeoj, aŭ kiam okazis iaj milit-agoj malfavoraj por la germ. trupoj, kiujn la estraro per tiu nebula frazo deziris kaŝi antaŭ la publiko. — Trad.

— paĝo 4 —

444 — SENNACIULO

Iom pri ekonomia kaj politika situacio en la sendependa Estonujo

Malmulto estas aperinta en “S-ulo” pri Estonujo kaj ĝia ekzistado. Malmulte da Gek-doj scias eĉ, kie sur la terglobo troviĝas tiu malgranda “pigmea ŝtateto”, kaj preskaŭ neniu scias, ke ankaŭ tie regas mizero kaj malriĉeco, premado kaj ekspluatado. Ĉi tie, karaj Gek-doj, kelkaj linioj pri “nialanda situacio”.

La situacio en Estonujo estas tre malbona; ĉie regas krizo kaj spekulacio. Tion devas aserti eĉ la lokaj organoj de industriistoj, komercistoj kaj spekulistoj. Tiel oni skribas, ke la nuntempa situacio estas same serioza, kiel ĝi estis en jaroj 1924 aŭ 1917 kaj 1918, kiam nia “sendependeco” ankoraŭ naskiĝis. Oni jam parolas publike, ke la estona popolo alfariĝas parazita popolo aŭ ke ĝi devas baldaŭ preni la bastonon kaj sakon de almozulo.

Sed kiaj motivoj devigas la estonan burĝaron taksi tiel serioze la nuntempan situacion? La motivoj por ĉi tiu opinio estas tre profundaj kaj tre minacaj. Kiel oni diras, ke oni ne povas kaŝi alenon en sako, tiel same ne povas eĉ la estona burĝaro kaŝi sian ekonomian kaj politikan putradon. Vole nevole nia gazetaro devas demandi, ĉu nia ŝtato kiel estinta provinco de Rusio povas ekzisti ekonomie kaj politike sendependa. Tio ŝajnas eĉ al ekonomistoj kiel problemo. Antaŭ la mondmilito Estonujo estis la lando, kiel diras unu ekonomisto, kiu povis monon pruntedoni… Sed nuntempe la estona ekonomio glutis de Rusio ricevitajn 15 milionojn da orrubloj, poste sufiĉe grandan sumon da prunto, ricevitan de Ligo de Nacioj. Kaj tiel same okazos ankaŭ kun la alumetomonopolo. La pruntojn, kiujn nia ŝtato faras ĉe unu okcidenta ŝtato, ĝi tuj devas pagi al alia ŝtato kiel procentojn por antaŭe faritaj pruntoj.

Nia ŝtato scias, ke ĝi ne havas por sia sendependeco firman kaj stabilan ekonomian bazon kaj ke ankaŭ la “okcidenta oriento” ne proponas sufiĉan garantiaĵon kaj ke tie estas malfacile riceveblaj pruntoj. Tial ĝi nuntempe provis sin turni al “oriento”, esperante, ke tie ĝi ricevos ion, kio povas teni ĝian pereantan ŝipon sur marsupraĵo. Kaj tiel ĝi ekpovis krei kun soveta registaro komercan kontrakton, kio nun iom longigas ĝian vivdaŭron.

Financa situacio de l’ ŝtato

La valuto kaj oro malgrandiĝis je ĉiu semajno tre danĝere, kaj nun lastatempe ĝi malmulte pliboniĝis. Dum unu monato malgrandiĝis la valuto ĝis 1850 mil kronoj (4940 dol.). Samtempe la sumo da protestitaj kambioj grandiĝis ĝis 700 mil kronoj (1900 dol.) kaj la kuranta konto malgrandiĝis je ĉ. 2820 mil kr. (7630 dol.). Tia estas la “bilanco” de Estona Banko. La kapitalfluo kiel deponitaj sumoj ktp. mankas. Eksteraj korespondistoj reprenis tiujare ĉ. 1 milionon da kronoj, kiujn ili tie estis investintaj. La ekstera bilanco estis en la tri unuaj monatoj de tiu ĉi jaro pasiva kun 5 milionoj da kronoj. La putrado daŭras. La bankrotoj de ĉiaj entreprenoj kaj akciaj societoj estas oftaj.

Kelkajn jarojn reen oni faris provon kun agrikulturo kaj brutbredado. Oni volis fari el Estonujo Danujon, sed tiu “danigado” malsukcesis post kelkaj nesufiĉaj rikoltjaroj. La ĉefaj kaŭzoj por la agri-ekonomiaj krizoj estas, ke nia tersupraĵo kaj klimato ne estas sufiĉe bonaj kaj ke ankaŭ forestas la bazaro por produktoj de agri-ekonomio. Niaj terkulturaj produktoj ne povas konkuri en okcidento pro siaj nebonaj kvalitoj kaj tekniko.

Ĉe ni estas tre malmultaj industrioj kaj entreprenoj, kaj tial estas tre malfacile trovi laboron, ĉu oni estas kvalifikita laboristo aŭ ne. Ĉi tie regas korupto kaj nur malmultaj ricevas iun laboron per koruptaĵo kaj per “kuza politiko”. Kvankam estas somero kaj tial devus esti laboreblecoj pli multe ol vintre, tio ne okazas kaj la nombro da senlaboruloj estas tre granda. Ĉi lastaj malsatas kaj suferas serĉante laboron. Ofte oni legas en ĵurnaloj informojn pri memmortigoj, kiuj estas faritaj pro ekonomiaj kaŭzoj. La nombro de memmortigoj tre grandiĝis.

Laboristaj salajroj

La salajroj estas tre malgrandaj kaj la laboristo povas per sia tagsalajro apenaŭ nutri nur sin mem. Tiel nekvalifikita laboristo ricevas tage 1 kr. — 2.50 kr. (1 dol. = 3.50 dol.). Sed unu kilogramo da pano kostas 0.25 kr., 1 kgr. da viando 0.60—0.85 kr., 1 kgr. da butero 0.85—1.20 kr., 1 kgr. da haringoj 0.50—0.70 kr., 1 litro da terpomoj 0.10 kr. ktp. Unu kostumo por viro kostas 60—100 kr. kaj botoj 16 ĝis 20 kr. po paro. La vivtenado estas tre multekosta.

[REKLAMO p.4] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — Ĵus aperis ĝia 10-a volumo. Serio Scienco: La Vojoj de formiĝo kaj disvastiĝo de la Lingvo Internacia — Studo de E. DREZEN. Esperantigis el rusa lingvo N. N. Kun kronologia tabelo pri la historio de lingvoj internaciaj kaj universalaj. 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, LEIPZIG O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, MOSKVO.

Kaj tamen ni ree pafus sur ilin kaj ili sur nin, kiam ili estus liberaj.

Mi ektimas; ĉi tie mi ne rajtas daŭrigi la pensadon. Tiu ĉi vojo kondukas en la abismon. La tempo ankoraŭ ne maturiĝis por tio; sed mi ne plu volas perdi la penson, mi volas ĝin konservi, ĝin forŝlosi, ĝis la milito finiĝis. Mia koro frapas: ĉu tio estas la celo, la granda, la unufoje estanta, pri kio mi pensis en la tranĉeo, kion mi serĉis kiel ekzisteblecon post tiu ĉi katastrofo de ĉia homeco, ĉu ĝi estas tasko por la posta vivo, inda je la jaroj de l’ terurego?

Mi elprenas miajn cigaredojn, rompas ĉiun en du partojn kaj donas ilin al la rusoj. Ili kliniĝas kaj ekbruligas ilin. Nun bruletas en kelkaj vizaĝoj ruĝaj punktoj. Ili konsolas min; aspektas, kvazaŭ ili estus malgrandaj fenestretoj en malhelaj vilaĝdomoj, ili perfidas, ke malantaŭ ili estas ĉambroj plenaj da rifuĝo.

* * *

Estas decidite elsendi patrolon, por konstati, ĝis kia grado la malamika pozicio ankoraŭ estas okupita. Pro mia hejma forpermeso mi havas ian kuriozan senton kontraŭ la aliaj kaj tial anoncas min por kuniri. Ni interkonsentas pri la plano, kaŝrampas tra la pikilaĵo kaj disiĝas tiam, por unuope antaŭeniĝi. Post kelka tempo mi trovas malprofundan funelon, en kiun mi lasas gliti min. De tie mi esplore elrigardas.

La tereno havas mezan maŝinpafilan fajron. Ĝi estas surpafata de ĉiuj flankoj, ne tre intense, sed almenaŭ sufiĉe, por ne tro alten levi la korpon.

Lum-ombrelo malfaldiĝas. La tereno kuŝas rigidiĝinte en la pala lumo. Tiom pli nigre kunfrapiĝas poste denove la mallumo super ĝi. En la tranĉeo ili antaŭe rakontis, ke troviĝas negroj antaŭ ni. Tio estas malagrabla, oni malbone povas vidi ilin, krome ili kiel patroloj estas tre lertaj. Strange ili ofte estas same tiel malprudentaj; — tiel Kat kiel ankaŭ Krop mortpafis foje patrolante negran kontraŭpatrolon, ĉar la homoj dumvoje fumis en sia avido je cigaredoj. Kat kaj Alberto bezonis nur celdirekti al la bruletantaj cigaredkapoj.

Apud mi sible enteriĝas malgranda grenado. Mi ne aŭdis ĝian venon kaj ektimas forte. Sammomente kaptas min sensenca angoro. Mi estas ĉi tie sola kaj preskaŭ senhelpa en la mallumo — eble observas min delonge el iu funelo du aliaj okuloj, kaj mangrenado kuŝas preta por ekĵeto, por min disŝiri. Mi provas min kuraĝigi. Ne estas mia unua patrolo kaj ankaŭ ne speciale danĝera. Sed ĝi estas mia unua post la hejma forpermeso, kaj krome la tereno estas ankoraŭ sufiĉe fremda al mi.

Mi klarigas al mi, ke mia ekscitiĝo estas sensencaĵo, ke en la mallumo verŝajne tute nenio kaŝatendas, ĉar alie! oni ne pafus tiel malalte.

Estas vane. En konfuza ĥaoso la pensoj trazumas mian kranion — mi aŭdas la avertan voĉon de mia patrino, mi vidas la rusojn kun la flirtantaj barboj apogantajn sin sur la krado, mi havas la helan, mirindan imagon pri kantino kun seĝegoj, pri kino en Valansjen¹, mi vidas turmente, abomenege en mia imago grizan, sensentan buŝon de pafilo, kiu embuskante, senparole kuniras, kiel ajn mi provas turni la kapon: la ŝvito penetras el ĉiuj miaj poroj…

(Elgermanigis N. B.)

¹ France: Valenciennes.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 445

Prave oni diras, ke estona sendependeco persistas sur ekspluatado al laboristoj kaj per apogo de alilandaj ŝtatoj. Se tiu apogo forestos, disfalos ankaŭ la malplena sako de “sendependeco”.

Perspektivoj

La revoluciema laborista movado estas laŭleĝe malpermesita. Ĝi ekzistas nur sub la planko, kaj se tiu movado supreniras sur plankon, tiam ĝi estas tuj premsufokata kaj la gvidantoj mortpafataj aŭ punataj per punlaboro. Tamen lastatempe tiu ĉi movado grandiĝis kaj la laboristaro revoluciiĝas.

Burĝaro kaj etburĝaro antaŭsentas la vekiĝontan danĝeron. Dekstraj partioj postulas, ke oni forigu demokration kaj metu prezidanton aŭ ian surogaton de reĝo sur tronon, kiu nur ordonu kaj malpermesu. Oni revas pri ia Musolini.

La demokrata epoko en Estonujo finiĝos baldaŭ; ĝi alvenos al sia lasta stadio. Demokrataj, t. e. trompaj eblecoj al laboristaro estas elprovitaj; ili ne taŭgis; trompon oni ne plu povas kaŝi kaj tial baldaŭ komenciĝos faŝista diktatoreco. Sed se moviĝas burĝaro antaŭ sia pereo, ankaŭ moviĝas laboristaro. La revolucia spirito kaj aktiveco en laborista amaso kreskas, kaj ĝi kreskos, ĝis venos helaj tagoj por ni!

Estona SAT-ano.

Eksterordinara tago el mia vivo

Kiel mi komencis fariĝi sennaciulo

Oni jam multe parolis pri milito kaj ĝiaj efikoj. Eĉ mi ofte legas en “S-ulo” artikolojn, per kiuj la aŭtoroj plendas konsilante, ke oni devas per ĉiuj rimedoj ĝin kontraŭstari ĝis malapero. Ĉi tie mi volas konsenti kun ili, montrante samtempe kelkajn ekzemplojn, je kiuj oni povas klare vidi la sensencecon de tia kruela buĉado, kiu nur profitigas la kapitalismon. Ĉiam, kiam mi aŭdas pri milito, kun granda teruro mi rememoras tion, kion mi suferis dum la milito 1914/18 inter Francio kaj Germanio, kies partopreninto mi estis. Tie mi batalis dum 17 monatoj kaj poste estis kaptata de la germana soldataro.

9-a de aprilo 1917! Tago neniam forgesebla de la portugalaj soldatoj! Tago elektita de la germana armeestraro por pli furioze ataki la portugalan fronton.

Je la 4-a horo regis granda silento tra la tuta fronto, sed post 13 minutoj tiu silento estis anstataŭata de forta tondro: La germanoj komencis la antaŭeniron. Dum unu minuto ĉie oni ne vidis alion ol fajron. Eĉ la aero fariĝis fajrokolora. Senĉese miloj kaj miloj da mortigiloj estis ĵetataj sur nin. Oni ne povis aŭdi alion ol tondron, ĉu pro grenadeksplodoj, ĉu pro la granda bruo faritaj de aliaj mortigiloj.

Por ke oni havu ideon pri tiu batalo, sufiĉas, ke mi diru, ke la tero restis kvazaŭ plugita kaj semita de kadavroj. Ĉiam furioze la germanoj daŭrigis la buĉadon. Bedaŭrinde mi ne povas priskribi la tutan realon, ĉar mankas al mi la vortoj. La ĵetado de mortigiloj sur nin daŭris ĝis la 10-a kaj duono, sufiĉan tempon, por ke niaj tranĉeoj estu tute disŝiritaj kaj plejparto da batalantoj mortigitaj kaj vunditaj. Tiutempe la germanoj plilongigis la pafilinion per siaj kanonoj kaj komencis la antaŭenpaŝadon.

Pli malpli rapide ili antaŭeniĝis, konstante pafante. Furioze ni kontraŭatakis. Sed ili estis multnombraj; ŝajnis al ni, ke ili naskiĝis el sub la tero kiel formikoj. Ni interrilatis unu la alian, ĉu ni devus rezigni. Sed ĉar ni estis informitaj, dum ekzercado kaj eĉ en la tranĉejoj, ke la germanoj estas sovaĝaj, ĝuante torturadon al kaptitoj, ĉar humaneco tute forestas el ilia koro, ni ekpensis, ke ni devus kontraŭbatali ilin ĝis la morto.

Eĉ inter ni troviĝis kelkaj aĉuloj, kiuj konsilis nin, ke ni faru nian devon, ĉar la “patrio” postulas, ke ni daŭrigu nian kontraŭatakon ĝis la fino. Patrio! Kiom da mensogoj entenas tiu vorto!

Sekve, pro tiuj du motivoj ni ne rezignis. Ni opiniis preferinde morti “honore” kontraŭbatalante, ol esti mortigataj de nia “malamiko” post kaptiĝo. Tiel pensante ni ĉiuj preparis nin por nin defendi ĝis la lasta momento.

Je la 11-a kaj 17 minutoj ankoraŭ daŭris la kontraŭatako niaparte. Mi turnis min flanken kaj konstatis kun granda miro, ke nur mi kaj iu alia soldato restis starante, ĉar la aliaj forfalis teren, ĉu mortigitaj, ĉu vunditaj! Terura estis mia situacio.

Rapide mi interrilatis ekvidante la neefikon de nia kontraŭatako, kaj ni konsentis, ke necesus rezigni kaj atendi pacience tion, kion la sorto rezervus al ni. Forĵetante la pafilojn ni levis la brakojn. Eĉ mi miras hodiaŭ, kial mi ne freneziĝis en tiu momento. La germanoj alproksimiĝis kaj ĉirkaŭis nin, ĉiam ne konfide.

Estas tre kurioza afero: alveninte ĉe ni la germanoj postulis nur cigaredojn de ni! Ridetante ili komencis babiladi! Kion ili diris? Bedaŭrinde mi tute ne sciis, ĉar mi ilin ne komprenis. Elpoŝigante mian tabakujon, al ili mi ĝin pruntedonis, sed ili postulis, ke mi faru cigaredojn ne nur por ili, sed ankaŭ por mi kaj mia kamarado.

Ili daŭrigis la babiladon, kaj ĉiuj ridis rigardante nin. Jen mi pensis: Tiuj sovaĝuloj nun mokas pri mi kaj certe baldaŭ mortigos min per torturoj kaj pafado. Sed miaj supozoj estis eraraj. Ili faris al mi nenian malbonon. Imagu, karaj legantoj, kiom granda estis mia ĝojo, kiam mi konstatis la malon de tio, kion al mi diris la patriotaĉoj. Ne priskribebla estis la emocio, kiun mi sentis, kiam unu el la germanoj per mano tuŝis mian ŝultron kaj diris: “Guter Kamerad!¹” Samtempe per mansigno li avertis nin, ke ni aliru german-direkten, montrante al ni amason da portugalaj soldatoj, kaptitoj kiel ni, kurantaj tra la tranĉeoj kaj la intertranĉea kampo. Tuj ni ekkuris, baldaŭ atingante la vojon, kiun laŭiris la aliaj, kaj kuradis senĉese, ĝis ni atingis la unuan domon preskaŭ tute ruinigitan, tamen loĝatan de germanaj soldatoj. Senkonscie mi falis teren, ĉar tro malfacile mi povis enspiri, kaj precipe la soifo turmentis min dum kelkaj momentoj.

Feliĉe hazarde preterpasis min germano kunportanta akvon per du akvujoj pendigitaj je liaj ŝultroj. Per gesto mi petis lin trinkigi min. Preskaŭ li rifuzis, sed ĝoje mi konstatis, ke li kompatas min kaj donis akvujon, por ke mi trinku. Kiam mi avide metis ĝin al la lipoj, mi ricevis vangofrapon. Mi turnis min kaj vidis alian germanon, kiu tuj forprenis la akvujon el miaj manoj kaj laŭtvoĉe mallaŭdis la alian.

Tre rapide tiu, kiu min frapis, malligis sian trinkbotelon kaj donis al mi tute plenan. Mi prenis ĝin kaj satigis min, dum li per signoj sciigis al mi, ke tia akvo estas malbona kaj destinita nur por la ĉevaloj, ke ĝi estas danĝera por la sano pro malpureco. Sed ĉu vi kredas, ke mi trinkis akvon? Ne, kion mi ricevis de la “sovaĝulo”, estis bona, malvarma kafo kun sukero.

* * *

Mi estis en diversaj tendaroj kiel kaptito. Laste mi estis en Düsseldorf. Tie mi devis labori en vagonfabriko. Sed la vivo tiutempe fariĝis pli bona kaj eĉ la civitanoj multfoje konsilis al mi, ke mi ne multe laboru kiel militkaptito. Krom tio, kvankam mi devis labori la tutan semajnon, tamen dimanĉe ni rajtis eliri, elektante ĉu viziton al kino, ĉu promenadon tra la bela urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭoj. Neniam mi forgesos, ke mi tie trovis bonajn homojn, al kiuj mi tre dezirus montri mian grandegan dankon.

Tiel mi komencis sennaciiĝi. Estu certaj, ke mia naciismo kaj patriotismo restas ĉiam hejme, kiam mi fermas la pordon per ŝlosilo. Kiam mi iris militi, mi estis kvazaŭ blindulo; sed baldaŭ mi malfermis la okulojn kaj ekkomprenis la sencon de tia homa buĉado. For la militon! for naciismon kaj patriotismon, ĝiajn ĉefajn kaŭzojn!

12 199, Lisboa, Portugalio.

¹ Bona kamarado.

[REKLAMO p.5] Ĵus aperis kiel 8-a volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo” Leo Tolstoj: ĤODINKA. Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. 64 pĝ. Prezo: 0.60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

— paĝo 6 —

446 — SENNACIULO

SENNACIULA JUNULARA PAĜO

Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: 14, avenue de Corbéra, Paris XIIe (Francio).

El senluma malgajeco

Nederl. Soc. Junulara Kanto

El senluma malgajeco
Paŝas junularo ni:
Al pli bela estonteco,
El eterno kreskos ĝi.
Estontec’ — Vivgajec’
Al pli bonaj tagoj gvidos.

Tra la urba mallumeco
Jam eksonas ĝoja vok’,
Kiu pelas kun gajeco
Zorgojn for el ĉiu lok’.
Brila sun’ devos nun
Tra la tuta mondo lumi!

En malhelaj laborejoj
Enpenetros sunradi’,
Kaj per novaj viv-ideoj
Iĝos for pasinton ni.
Juna am’ — Brila flam’
Estas torĉo, kiu brulas!

De l’ fabrikoj fajfkriadon
En ĝojkrion ŝanĝos ni,
Kaj el knaro de la radoj
Kreskos forta melodi’!
Liberec’ — Unuec’
Gvidu nin al la batalo!

En okul’ nebuligita
De la fumo, brilos sun’;
Per florkrono memplektita
Laboriston kovros nun.
Nova sent’ — Marta vent’
Igu la printempon veni!

Kamaradoj, kolektiĝu
Por batal’ kuraĝe vi!
Tra brulanta mondo iĝu
Granda tag’ proksima pli!
Venu hor’ de la glor’,
Brave ni al lumo paŝos!

Trad. A. J. Groenestein (10451) laŭ la nederlanda originalo “Uit der dagen grauwe zorgen”. Kantata laŭ la germ. melodio “Vom Barette schwankt die Feder”.

[REKLAMO p.6] Someraj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

Sunturniĝfesto de l’ socialista junularo

Ĉiujare dufoje, dum la lastaj tagoj en decembro kaj junio, la junularaj movadoj en Germanio festas la feston de l’ sunturniĝo (solstico). La unua nomiĝas vintra kaj la alia somera sunturniĝo. Ankaŭ la socialistaj junularasocioj aranĝas tiajn festojn, sed la programoj estas aliaj ol tiuj de la burĝoj.

Kutime oni aranĝas la festojn laŭ distriktoj kaj kiel festlokon oni elektas herbejon apud arbaro. Jam longan tempon antaŭ la festo entuziasmo kaj fervoro estas grandaj; oni ekzercas kantojn, ludojn, dancojn kaj parolĥorojn, kaj multaj interparoloj temas nur pri la venonta festo. Informantaj skribaĵoj estas interŝanĝataj inter la diversaj partoprenontaj lokaj grupoj, por ke ĉiu parto de la festo estu en plena, bonega ordo. Fine alvenas la tago de la forveturo al la difinita loko. Ĉiuj membroj, kiuj finance povas ebligi ĝin, partoprenas kaj kantante kaj ĝoje babilante la junularo forlasas la urbon, kunportante muzikinstrumentojn kaj standardojn.

[BILDO p.6 | 37,31,71,50] Foto: granda grupo da infanoj kaj junuloj sidantaj ĉe tabloj en ĉambro, legantaj kaj ludantaj; sur la muroj afiŝoj. Subskribo: Sovetia junularo. En ruĝa anguleto.

La vagonaro alveturigas ilin baldaŭ al tiu stacio, kie jam atendas la ceteraj, pli frue alvenintaj grupoj. Oni intersalutas reciproke, agordas la muzikinstrumentojn kaj poste grupo post grupo formiĝas al granda manifestacio. La ruĝaj standardoj estas flirtigataj en la vento kaj vigle leviĝas super la kapoj de la junularo, kantanta revolucian kanton. Tiele ni marŝas kelkan tempon, iafoje ankaŭ trapasante vilaĝojn, kie, allogite per nia kantado, la gevilaĝanoj staras antaŭ la domoj kaj akompanas nin per scivolemaj rigardoj. Ni montras al ili per tia manifestacio, ke ni sopiras al alia, pli bona sociordo kaj vivo, ke ni ne plue volas esti ekspluatataj de kelkdeko da homoj kaj ke ni volas havi salajrojn, kiuj ebligas al ni kulturplenan kaj senzorgan vivon. —

En la vespera krepusko ni atingas la ejon, kie devas okazi nia plej bela festo. Kelkaj K-doj, kiuj estis komisiitaj kolekti sekan lignon, jam ĉeestas kaj ni nun ankaŭ konstatas, ke ili estis tre diligentaj, ĉar antaŭ ni staras granda, tavoligita lignoŝtiparo. Ĉar ankoraŭ ne estas tute malhele, por ekbruligi la lignon, ni ankoraŭ promenas aŭ iom pilkludas.

Sed pli kaj pli noktiĝas kaj la signalo admonas la junularon kolektiĝi ĉirkaŭ la lignoŝtiparo. Ĉiuj starigas sin en ronda formo, antaŭe la standardportantoj. Estas ekkantata la kanto: “Fratoj al sun’, libereco”, kaj dum la junularo kantas, komisiita junulo ekbruligas la lignon. Grandaj flamoj direktas sin al la ĉielo kaj la kraketado de l’ fajro intermiksiĝas kun la sonoj de la kanto. Post kiam la komuna kanto estas finita, antaŭen paŝas K-do aŭ K-dino kaj deklamas per bela voĉo poemon, kiu rilatas al nia volo kaj sopiro. Atente aŭskultas ĉiuj kaj la koroj, junaj, ekscititaj batas pli rapide. Dume grupiĝas la parolĥoro kaj post kiam la deklamanto finis, ĝi ekkomencas vibri tra la aero. Solaj parolantoj alternas kun amasparoloj kaj kiam je la fino de la ĥoro estas ekaŭdigata la “Internacio” ĉiuj entuziasme kaj vigle kunkantas. Tio ĉiam estas tre bela momento dum la festo kaj montras ĝuste, ke ni volas esti unueca batalasocio.

Per tiu kanto finiĝis la serioza parto de l’ festo kaj nun sekvas la gaja. Dancrondetoj formiĝas, la muziko ekludas kaj la paroj dancas ĉirkaŭ la ankoraŭ brulanta fajro. Vigla vivo nun estas, kaj kiam la fajro ne plu brulas tre alte, multaj paroj viciĝas, ĉiam junulo kaj junulino, kaj interplektante siajn manojn, supersaltas ĝin. Tiu ĉi saltado por ĉiuj estas plej bela momento kaj longa vico ĉiam atendas, unu paro post la alia.

Tiel tro rapide pasas la tempo, sed la gvidanto admonas por foriro. Kelkaj zorgeme estingas la fajron kaj post kiam ĉiuj estas pretaj, ni forlasas la festlokon kun la konscio, esti travivintaj belajn, edifajn horojn kaj kun la firma promeso, ankaŭ estonte batali por la postuloj de la junularo, por la idealoj de l’ socialismo.

Fritz Riedel, Giessen.

Nia ekskurso

La soveta eduksistemo metas tre grandan atenton al edukado de l’ infanoj en la spirito de l’ vera kolektivismo kaj internaciismo. Tiucele la sovetaj lernejoj aspiras plifortigi inter infanoj la senton de internacia solidareco, por ke la fama devizo de K. Marks “Proletoj de la mondo unuiĝu” profunde penetru en la koron de ĉiu infano. La infanoj devas bone vidi kaj kompreni, kiuj estas iliaj amikoj eksterlande kaj en Sovetio. Ili estas laŭpove altirataj al senpera in-

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 447

terligo kun proletaj infanoj de la tuta mondo. Sed samtempe niaj infanoj devas starigi fratan kamaradecan kunligon kun alinaciaj infanoj de la sama lernejo, de la sama urbo, regiono.

Por efektivigi tiun ĉi kunligon, ekzistas multaj rimedoj: konversacioj, vesperoj de demandoj kaj respondoj pri internaciisma temo, ekskursoj ktp. Pri simila ekskurso mi volas rakonti en tiu ĉi artikoleto.

En unu el varmaj majaj tagoj, dum la internacia infana semajno, 52 geknaboj de Loŝkarivska infana kolonio en Ukrainio ekmarŝis en germanan kolonion Petrovka, kie troviĝas 7-klasa germana lernejo kaj komunloĝejo por la infanoj, akceptitaj en lernejon el malproksimaj germanaj vilaĝoj. Tie ni alvenis vespere, kaj tuj post ni alveturis nia ĉaro kun la produktoj.

La lerneja administrantaro jam atendis nian alvenon. En la infana manĝejo tuj estis preparata vespermanĝo kaj tetrinkado. Post tio ĉiuj infanoj ekiris en la domon de l’ kamparano, kie ni organizis agit-propagandan vesperon “esperanto” kaj spektaklon. Poste sekvis koncerta parto: kantado, deklamado kaj dancoj.

En tiu ĉi unua tago de nia alveno la infanoj ankoraŭ ne sukcesis interkonatiĝi pli proksime, tiom pli ke niaj infanoj parolis nur ukraine, ruse kaj esperante, kaj la germanaj infanoj krom sia patra lingvo nur iomete parolis ruse.

Alian tagon okazis literatur-muzika infana mateno kun dancoj. Ludis germana orkestro. Elpaŝis du ĥoroj: nia kaj germana. Nia ĥoro kantis ukraine kaj esperante, la germana ĥoro kantis germane kaj ruse. Finfine ambaŭ ĥoroj unuiĝis kaj kune kantis rusan revolucian marŝon kaj “Internacion” en kvar lingvoj.

Niaj ukrainaj knabinoj tre vigle dancis kun germanaj knaboj kaj ĉiuj restis tre kontentaj. Kiam ni ekiris hejmen, germanaj geknaboj akompanis nin kun muzik-orkestro ĝis la limo de l’ kolonio, kie ni tre kore adiaŭis kaj disiĝis, alte tenante niajn ruĝajn esperantlingvajn standardojn.

Tiu ĉi ekskurso sendube havis grandan edukan signifon. Germanaj geknaboj jam ĉesis esti por ni “fremdaj” infanoj, sed ili fariĝis por ni membroj de grandega infana proleta familio. Tiu ĉi ekskurso estis nia unua provo al starigo de senpera frata interligo kun alinaciaj infanoj.

N. Aleksandrov (5875).

PRI ANTAŬLERNEJA INFANEDUKADO EN SOVETIO

Somere de l’ nuna jaro ĉie en Ivanovo-Voznesenska regiono ekzistas infanplacetoj por malgranduloj. La placetoj troviĝas ĉe urb- kaj kamparlernejoj kaj instruas al 40 000 infanoj, dum 2 monatoj, diversajn kutimojn, ekzemple: labormetodojn, hejmmastrumadon ktp. Pli ol 400 000 rublojn asignis la ŝtato, profsindikatoj kaj gepatroj. Ĉi tie la infanoj bone pasigas sian tempon, ankaŭ bonguste manĝas kaj la strato tute ne influas ilin.

Krom tio multaj geinfanoj estas forigitaj el la urboj al la somerdomoj kaj kuraclokoj, Kaŭkazon kaj Krimeon.

Tiajn atingojn la infanoj havas nur nun, kiam en Sovetio la laborista klaso regas.

(11 220)

[REKLAMO p.7] Diablidoj. Rakonto por la Junularo, origin. verkita de N. Barthelmess. La facile komprenebla enhavo, prezentita en formo de vigla rakonto, ebligas ankaŭ al ne tute perfektaj esperantistoj, legi tiun ĉi libron. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1 Leipzig O 27. Prezo 0,60 mk. g.

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

17. La ĉartismo (1836—1855)

Je la fino de l’ jaro 1836 la laborista movado en Anglio reekfloris. Ĝi resaniĝis de la malvenkoj en la jaroj 1834—1835. Kaj ĝi nun fariĝis politika klaspartio, kiu celis al la demokratigo de l’ balotrajto kaj de l’ parlamento kiel rimedoj por alkonduko al socialisma ordo. La movado lernis el siaj antaŭaj spertoj: la jaroj 1825 ĝis 1832 montris la senutilon de kunligiĝo kun la burĝaro; la jaroj 1832 ĝis 1835 montris al ĝi la neeblon de rapida venko per la ekonomia ago sole. Ĝi alcelis tiam la demokration, por kiel memstara laborista partio efiki por siaj celoj parlamente kaj sindikate.

Ĝia programo estis la skizita en 1837 ĝis 1838 “ĉarto” (t. e. konstitucia akto), kiu estis nenio alia ol leĝprojekto kun jenaj ses punktoj: 1. ĝenerala balotrajto; 2. ĝenerala balotdistrikta divido; 3. forigo de l’ cenzuro por parlamentaj kandidatoj; 4. unujaraj leĝdono-periodoj; 5. sekreta voĉdonado; 6. monkompensoj por parlamentanoj. Laŭ tiu ĉi ĉarto la tuta movado estis nomata ĉartismo. Ĝi estis en la plej bona senco de tiu vorto — socialdemokrata, ĉar ĝi unuigis demokratajn kaj socialistajn celojn.

Depost la jaro 1837 la ĉartismo fariĝis amasmovado, oferplena, revolucia luktado pro la politika potenco. Ĝi nur suferis ĝisfine je la sekvantaj mankoj: je la neeblo doni al la amasoj firman, unuecan organizon, ĉar la reakciaj unuiĝaj leĝoj ne permesis fondi regnan organizon kun lokaj unuiĝoj. La ĉartistoj rajtis formi nur lokajn unuiĝojn, sed ne interrilati inter si. Tio kondukis iafoje al sekretagoj, kiuj instigis la registarajn spionojn akceli la ekzistantajn ribel-tendencojn kaj kulpigi la ĉartistojn pro landperfido en procesoj, kiuj kaŭzis grandajn oferojn. Ordinare la gvidantoj kaj agitparolantoj estis la interligaj membroj inter la lokaj organizoj. Al gvidantoj kaj parolantoj sekve prezentiĝis supera rolo en la movado. Sed ankaŭ ili estis nur homoj kaj ŝarĝitaj per homaj difektoj. Malpaciĝo inter ili signifis disfendiĝon kaj disfalon de la ĉartistaj unuiĝoj, formiĝon de apartaj grupoj kaj adoradon al herooj, — cirkonstancoj, kiuj tre malfaciligis amasan bonorganizitan agadon. La alia manko estis malesto de unueca taktiko.

Ekzistis en la movado du taktikaj tendencoj, kiuj batalis unu kontraŭ la alia: unu nomiĝis “partio de l’ fizika perforto”, la alia estis la “partio de l’ moralaj fortoj”. La unua akcelis sekretan organizadon de perarmila ribelo, la alian edukadon kaj malrapidan politikan kaj sindikatan organizadon. Pro tiuj taktikaj tendencbataloj ne ebliĝis unueca agado nek rekta sukceso. La bataloj de l’ ĉartistoj estis ofte heroaj, precipe en la jaroj 1839 kaj 1842. En ĉi lasta jaro eksplodis ampleksa amasstriko, kiu tre proksimis ĝeneralstrikon.

Al la movado ankaŭ mankis spertaj gvidantoj. Ĝia plej eminenta gvidanto estis la irlandano Feargus Okonor (O’Connor) (1798—1855), kiu estis nur demokrato kaj agrar-reformisto. Li estis samtempe posedanto kaj redaktoro de l’ “Norda Stelo” (angle: Northern Star), la centra organo de l’ ĉartistoj (1838 ĝis 1852); lia potenca elokvento donis al li grandegan influon ĉe la amasoj, sed li ne estis spirita eminentulo. Fine li kroĉiĝis al et-kamparanaj agrarreformoj.

Depost 1848 la ĉartista movado disfalis — ŝajne sensukcese. Sed fakte tiu ĉi tuta periodo postlasis riĉan heredon da ideoj, reformoj kaj proletaj akiroj:

La jaroj de l’ socialdemokrata pionirlaboro estis tempo de intensa kaj vojmontranta reformagado — tempo de plijuniĝo de Anglio, la unuaj paŝoj al demokratigo de la brita imperio. La ĉartista periodo vidis la unuan veran fabrikleĝon por infanoj kaj junuloj (1833), la unuan min-leĝon por infanoj kaj virinoj (1842), la dekhoran labortagon (1847), la liberiĝon de l’ gazetaro (1836), la mildigon de l’ punleĝaro (1837), la forigon de l’ grendoganoj (1846), nuligon de l’ unuiĝa malpermeso kontraŭ politikaj organizoj (1846) — aranĝoj, kiuj finis parte la grandbienulan oligarkion kaj parte la absolutan superregon de l’ kapitalo. De tiam la demando pri la balotrajto ne plu malaperis el la tagordo de l’ politika vivo, ĝis ĝi fariĝis tute demokrata (1918).

La ĉartista periodo postlasis al la proletaro la kooperativismon, pli sukcesplenajn sindikatojn kaj senton internaciisman. Ĝi kondukis la proletaron kiel batalantan kaj antaŭeneman klason en la literaturon kaj la politikan ekonomion. La konatiĝo kun la ĉartismo treege progresigis la idearon de Engels kaj Marks, faris Stjuat (Stuart) Mill etika socialisto kaj forte influis ĝenerale la konservativajn aŭ kristanajn socialistojn.

DISKUTEJO

por la reformo

estas salutinda la propono de k-do snejko malaperigi la grandajn literojn (“s-ulo” n-o 241), sed lia teksto estas malfacile legebla, ĉar malbone rimarkeblaj estas la punktoj + mi proponus anstataŭigi la punkton per iu alia noto, ekzemple per la plusnoto (+), kiu estas pli videbla (aŭ alia noto: mi ne insistas nepre pri pluso) + tiam la teksto estos efektive facila kaj legebla + la punkto restu, kiel noto de l’ vortmallongigo +

n. p. usov+
st. zaozerje, vilaĝo dorišĉi[?], ussr.+

— paĝo 8 —

448 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

RAPORTO PRI LA REZULTOJ DE LA ĜENERALA VOĈDONO EN LA JARO 1929

La kontrolado de la voĉdoniloj okazis en la loĝejo de K-dino Jungnickel (14 294). Dum la semajnoj de la 4-a ĝis 15-a de julio okazis la nombrado; sume ni bezonis nur 18 horojn. Partoprenis la nombradon K-dino H. Jungnickel, K-doj E. Kunze (13 285) kaj R. Hofmann (6158). Voĉdoniloj estis resenditaj de 1831 Gek-doj ĉe stato de 5170 aktivaj membroj. La voĉoj jene disdividiĝas:

A. Baloto pri statutŝanĝoj

aprobis malaprobis senvaloraj sume
Artikolo 1: aldono 1570 192 69 1831
„ 4: ŝanĝo 1621 149 61 1831
„ 15: nova teksto 1752 25 54 1831
„ 18: ŝanĝo 1694 69 68 1831
„ 19: nova teksto 1722 35 74 1831
„ 24: nova teksto 1717 37 77 1831

B. Baloto pri nova Ĝen. Konsilantaro k Vic-Konsilantaro

  • 1 0-a horzono: K-do De Bruin G. P., Lonneker 545
  • 2 „ „ K-do Stay H., Bournemouth 574
  • 3 „ „ K-do Sheriff D., London 557
  • 4 „ „ K-do Bergiers L., Forest-Bruxelles 229
  • 5 „ „ K-do Roux M., Lyon 833
  • 6 1-a horzono: K-do v. d. Heid, Dortmund 753
  • 7 „ „ K-do Deubler K., München 1041
  • 8 „ „ K-do Hubricht K., Leipzig 791
  • 9 „ „ K-do Popoviĉ R. P., Lvov 465
  • 10 2-a horzono: K-do Demidjuk G., Moskvo 928
  • 11 „ „ K-do Izgur E., Kremenĉug 1019
  • 12 „ „ K-do Kudrjavicki S., Dnepropetrovsk 50
  • 13 „ „ K-dino Bezrebraja A., Dnepropetrovsk 204
  • 14 „ „ K-do Snejko D., Minsk 241
  • 15 „ „ K-do Kirjuŝin P., Minsk 86
  • 16 „ „ K-do Zawada J., Varsovio 168
  • 17 „ „ K-do Michaliĉka S., Sebastopol 66
  • 18 „ „ K-do Fedotov Teod., Kiev 70
  • 19 „ „ K-do Egers Bor., Kiev 61
  • 20 3-a horzono: K-do Hajrapetjan B., Teheran 1011
  • 21 „ „ K-do Konovalov H., Nijni-Novgorod 877
  • 22 „ „ K-do Kalaŝnikov V., Nijni-Novgorod 489
  • 23 „ „ K-do Dehterev G., Omutninsk 271
  • 24 4-a horzono: K-do Juŝmanov V., Sverdlovsk 1275
  • 25 5-a horzono: K-do Albanov Dm., Andijan 1274
  • 26 6-a horzono: K-do Goldfeder Ŝ., Barnaŭl 1288
  • 27 7-a horzono: K-do Krjukov Maks., Irkutsk 1302
  • 28 8-a horzono: K-do Bajenov Vlad., Ĉita 1287
  • 29 9-a horzono: K-do Nagahama T., Tokio 1067
  • 30 „ „ K-do Oguri, Tokio 463
  • 31 „ „ K-do Trofimov S., Nikolsk-Ussurijsk 285
  • 32 „ „ K-dino Purina E., Nikolsk-Ussurijsk 707
  • 33 „ „ K-do Pargaĉevskij, Nahtahe 192
  • 34 17-a horzono: K-do Kerr J. M., Denver 1279
  • 35 18-a horzono: K-do Fröding K., Rockford 1290
  • 36 19-a horzono: K-do Saville G., Nov-Jorko 1286
  • 37 „ „ K-do Weder Th., Nov-Jorko 1260
  • 38 20-a horzono: K-do Nikŝich M., Buenos-Aires 1300

Senvaloraj estis 99. Multaj nur voĉdonis por siaj horzonoj; pro tio fariĝis necese akcepti nur la menciitajn.

Leipzig-Lindenthal, 15. julio 1929.

Subskriboj: R. Hofmann (6158). Hel. Jungnickel (14 294). E. Kunze (13 285).

Rezulte de tiu baloto konsistigas la novan Ĝen. Konsilantaron jenaj 14 Konsilantoj: K-doj Roux, Deubler, Izgur, Hajrapetjan, Juŝmanov, Albanov, Goldfeder, Krjukov, Bajenov, Nagahama, Kerr, Fröding, Saville kaj Nikŝich; jenaj 6 Vic-Konsilantoj: K-doj Stay, Hubricht, Demidjuk, Konovalov, Weder, K-dino Purina.

Kiel oni vidas, la baloton partoprenis 1831 Gek-doj el 5170 aktivaj membroj. En la antaŭa elekto al la Konsilantaro, okazinta en julio/aŭg. 1925, partoprenis nur 400 K-doj el 3073 membroj (aktivaj + pasivaj). Eĉ se oni dekalkulas de tiu lasta nombro kelkcent pasivajn membrojn ne voĉdonrajtajn, rezultas jena proporcio: En 1925 partoprenis la voĉdonadon nur ĉ. 1/7 de la aktiva membraro, en 1929 ĉ. 1/3.

Tiu fakto signifas, ke la intereso de la membraro pri la internaj aferoj de la organizo ĝojige kreskis kompare kun antaŭaj jaroj.

DIREKCIO DE SAT.

9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

17-a listo de aliĝintoj

  • 861 Max Fröde, Struppen, Germ. 11 765
  • 862 Ewald Richter, Radeberg, Germ. 11 411
  • 863 Oswald Scholz, Alsdorf, Germ. 10 836
  • 864 O. Koschmieder, Breslau, Germ. 13 997
  • 865 Alban Hasinger, Selb, Germ. 3 892
  • 866 Ernst George, Berlin, Germ. 9 098
  • 867 Max Petzold, Netzschkau, Germ. 557
  • 868 E. Hötzel, Wüstegiersdorf, Germ. 14 093
  • 869 Herbert Gutte, Gera, Germ. 5 954
  • 870 Willy Sehling, Plauen, Germ. 3 250
  • 871 Hans Wienhold, Remse, Germ. 8 318
  • 872 Martha Landgraf, Remse, Germ. 8 317
  • 873 Herbert Mühleisen, Eichlaide 14 152
  • 874 Frida Mühleisen, Eichlaide 8 314
  • 875 Lene Mühleisen, Eichlaide 8 315
  • 876 Max Pohlers, Waldenburg, Germ. 14 155
  • 877 E. Friedrich Waldenburg, Germ. 14 285
  • 878 Willi Rothe, Waldenburg, Germ. 14 154
  • 879 Alfred Barth, Waldenburg, Germ.
  • 880 Ew. Barth, Waldenburg, Germ. 14 281
  • 881 Milda Kramer, Remse, Germ. 14 153
  • 882 Fritz Lahr, Glauchau, Germ. 3 831
  • 883 Kurt Hähle, Neukirchen, Germ. 3 342
  • 884 Willy Buschmann, Neukirchen 11 910
  • 885 Otto Aspe, Neukirchen, Germ.
  • 886 Wilh. Wappler, Mittweida, Germ. 2 394
  • 887 August Bretthorst, Wanne-Eickel, Germanio 5 937
  • 888 Johann Wagner, Pasing, Germ. 4 128
  • 889 Alfred Kraushaar, Berlin, Germ. 120
  • 890 Erhardt Rühle, Zittau, Germ. 4 244
  • 891 Karl Möhler, Leipzig, Germ. 14 997
  • 892 Paul Lieniger, Leipzig, Germ. 2 668
  • 893 Friedrich Mohr, Leipzig, Germ. 99
  • 894 Walter Seifert, Leipzig, Germ. 1 276
  • 895 Max Köhler, Leipzig, Germ. 10 095
  • 896 Walter Köhler, Leipzig, Germ. 1 613
  • 897 Joel Sulsky, Harpenden, Anglio 4 304
  • 898 George Pamphilon, London 14 992
  • 899 Kirsch, Chemnitz, Germ. 8 082
  • 900 Karl Götze, Altenburg, Germ. 6 419
  • 901 Arne Gauslo, Porsgrunn, Norv. 14 062
  • 902 Erika Naumann, Radeberg, Germ. 14 998
  • 903 Willi Wötzel, Chemnitz 7 183
  • 904 Fr. Morawetz, Magdeburg, Germ. 14 624
  • 905 Wilh. Stäudel, Bayreuth, Germ.
  • 906 Maurice Joubert, Tulono, Francio 8 859
  • 907 Wagler-Buchholz, Germ.
  • 908 Georg Lauchhammer, Nürnberg 14 511
  • 909 Erich Dietrich, Dohna, Germ. 5 818
  • 910 Rudolf Irmer, Heidenau, Germ. 6 520
  • 911 M. Hackenberger, Dohna, Germ. 5 816
  • 912 Anna Ŝmidova, Plzen, Ĉehoslov. 14 999
  • 913 Petro Filliatre, Paris 1 245
  • 914 Eduard Reck, Riga, Latvio 10 027
  • 915 Theodor Maller, Wien 7 368
  • 916 Franz Jonas, Wien 14 986
  • 917 K. N., Hungario 9 340
  • 918 Viktoro Djatlov, Moskvo 5 296
  • 919 Ewald Nier, Steinplais, Germ. 15 000
  • 920 A. Gurov, Moskvo 7 061
  • 921 Moisev Cirlin, Smolensk 10 236
  • 922 Johano Frolov, Smolensk 12 048
  • 923 Petro Ravomski, Smolensk 12 049
  • 924 Nikolao Smirnov, Pskov, Sovetio 8 418
  • 925 A. Veen, Amsterdam 5 288
  • 926 L. Bureau, Alger, Francio 8 555
  • 927 Rob. Eugene, Le Raincy, Francio 741
  • 928 Marcel Roux, Lyon 132
  • 929 Ernst Fritsche, Oschatz, Germ 3 226
  • 930 Otto Franke, Oschatz, Germ. 329
  • 931 M. Wunder, Zschöllau, Germ. 4 655
  • 932 Maurice Valluet, Orleans, Francio 5 822
  • 933 K-dino Valluet, Orleans, Francio 11 038
  • 934 K-do Buire, Paris 10 340
  • 935 K-do Vincent, Paris 7 359
  • 936 Jana Pavloviĉ, Plzen, Ĉehoslov. 14 998
  • 937 K-dino Ebaehova, Plzen, Ĉehosl. 15 010

Donacoj

Kraushaar-Berlin 2.— mk. g.; Kuliĉente-Barnaul 2.— mk. g.; Stöckhardt-Hohndorf 2.— mk. g. (speciale por senmonulaj migrantoj); Joubert-Tulono 1.60 mk. g.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA NOVA EPOKO”

— paĝo 9 —

Venu al Breslaŭ!

Ĉiujn Leipzig-vizitontojn, kiuj loĝas en orientaj landoj, ni urĝe petas vojaĝi tra Breslaŭ. Multajn kaŭzojn ni havas por tiu-ĉi deziro. Unu el ili estas, ke la socialdemokrata partio aranĝas, laŭ nia instigo, por vendredo la 2-a de aŭgusto grandan kontraŭmilitan kunvenon. Al tiu kunveno ni invitas ĉiujn eksterlandajn Gek-dojn, por ke ili parolu al la amaso pri la pac-movado en sia lando k ankaŭ pri la pacigilo esp-o. La publika uzo de esp-o konvinkos milojn da laboristoj, k nia por-esp-a laboro estonte estus tre faciligita. Tial, Gek-doj ne lasu preterpasi favoran propagand-eblecon. Anoncu vin tuj al K-do Willy Dittrich, Kohlenstr. 9, B r e s l a ŭ (Germ.).

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

La Kongreso komisiu la Direkcion de SAT nomi komisionojn en ĉiuj landoj (en interkonsento kun la Ĝeneralaj Konsilantoj), kies tasko estu zorgi ĉiel pri Gek-doj malliberigataj pro SAT aŭ proleta agado k, se iel ajn eble, agi por ilia liberigo. Weder (1307).

Se la apero de “Kongresprotokolo” tuj post la Kongreso ne estas garantiata pro monaferoj, oni presigu raporton, eĉ mallongigitan, en “S-ulo”, kiel eble plej baldaŭ. Motivigo: Ju pli malfrue la protokolo aperos, des pli ĝi malaktualiĝos. Estas hontiga afero, se SAT-anoj devas informiĝi pli frue el nacilingvaj gazetoj, ol per la propra organo de SAT. SAT-anoj 7637, 5827, 12 971, 10 716, 13 428, 10 350, 4010, 7172, 7176, 77, 2611, ĉiuj en Dresden.

(Aldon-propono al prop. 14): SAT eldonu plenan katalogon de esp-aj k nacilingvaj libroj, traktantaj pri esp-o k ĝia apliko, gazetoj k ĵurnaloj, ne nur de propraj, sed ankaŭ aliaj esp. eldonejoj k ebligu ricevadon de la literaturo por ĉiuj SAT-anoj. SAT-ano 14 540.

SAT starigu esp. konsultejon por la membroj, kie oni povos ricevi respondon al ĉiu demando, koncernanta iel al esp-o, esp. movado ktp. La ĉefa regulo por ĝia agado devos esti la plej akurata k rapida respondado al la demandoj. SAT-ano 14 540.

La Kongreso serioze kaj kritike pridiskutu la artikolon “Ĉu revolucio en la esp. movado?” (“S-ulo” n-o 248.) Eble iom da ideoj de la aŭtoro la Kongreso trovos efektivigindaj k aplikeblaj en la realeco. SAT-ano 14 540.

En la fino de ĉiu jaro “S-ulo” havu (same kiel la jarkolekto 1927/28 de “Sennacieca Revuo”) enhav-tabelon por la tuta jaro. Tio estas proponata tial, ke oni tre ofte perdas tro multe da tempo, serĉante necesan materialon en la gazeto. Tiun enhav-tabelon “S-ulo” havu jam en la kuranta jaro. Igorj Miŝin (11 431).

Mi proponas, ke SAT eldonu krom la nunaj insignoj ankaŭ insignojn samformajn, sed kun ruĝa martelo k falĉilo en la mezo de la verda stelo. Ĝi havu specialan nomon “SAT-l a b o r – insigno”. Motivigo: Mi opinias necesega, ke SAT-anoj montru sian apartenon al proletaro klasbatalanta per insigno, kiu vidigas klaskonsciecon de l’ portanto. Tiu nova insigno unuigus la insignon de SAT kun tiu de l’ proletara klasbatalo (martelo k falĉilo), k oni ne bezonus porti du insignojn. SAT-ano 29 (Bonesper, R.).

Por blanklandaj SAT-anoj estu eldonata speciala SAT-insigno malsimila al ĉiuj ĝisnunaj. Ĝi estu nek 5-pinta nek ruĝkolora (escepte la literoj SAT sur ĝi). Mi proponas formon de ŝildo verdkolora, en mezo ruĝ- aŭ orkoloraj literoj SAT. Ĝi estu portata por eviti persekutojn. SAT-ano 29 (Bonesper, R.).

La Kongreso enstatutigu: Ĉiuj aktivaj membroj de SAT (pasivaj laŭplaĉe) devas havi k laŭeble ĉiam surportadi unu el la oficialaj SAT-insignoj. Escepto validas nur por terorlandoj. SAT-perantoj havu rajton ĉiam kontroli, ĉu tiu statut-paragrafo estas plenumata. Obstinaj malobeantoj estu registrataj sur “listo de oportunistoj”. Motivigo: Portado de insigno estas grava propagand-rimedo k rekonilo dum vojaĝoj. SAT-ano 29 (Bonesper, R.).

La Kongreso decidu pri formo k koloro de oficiala SAT-standardo. Mi proponas ruĝkoloran standardon kun verda stelo en la supra angulo maldekstra, en kies mezo estu ruĝkolora laborblazono, la martelo kun falĉilo. SAT-ano 29 (Bonesper, R.).

La SAT-jarlibro enhavu la adresojn de ĉiuj lab. esp. grupoj en la mondo, kun informoj pri tempo k ejo por kunveni. Ankaŭ la samajn informojn pri grupoj, en kies urbo neniu SAT-ano estas, ne esceptante eĉ la blanklandajn grupojn. Motivigo: Niaj ĝisnunaj jarlibroj ne solvis kontentige tiun demandon. SAT-ano 29 (Bonesper, R.), (kun subteno de 16 Novjorkaj SAT-anoj).

ATENTIGO AL LA ABONANTOJ!

Dum la Kongresa Semajno NE aperos n-o de “S-ulo”. La venonta n-o tial eliros kiel duobla en pli granda amplekso je la 15. aŭgusto!

Redakcio. — Administracio.

PRI LA JARLIBRO

La jarlibro estas por la Ge-SAT-anaro grava utilaĵo k plej efika propagandilo. Pri tio ne necesas polemiki. Sed, ĉar la preskosto de jarlibro enhavanta la SAT-oficialaĵojn, informojn k tutan nomaron de la anaro, estas tro peza por nia financministro, ni provu eltrovi rimedon por: 1. Daŭrigi la presadon de jarlibro; 2. ne tro kripligi la SAT-kason.

Mi do proponas: La jarlibro estu dueldona (t. e. ĝi estu presata en 2 partoj). La unua eldono enhavu nur la SAT-oficialaĵojn, informojn k nomojn de la perantoj. La dua eldono enhavu nur la tutan SAT-anan adresaron.

La unua eldono estu — kiel ĝis nun okazis — donacata al ĉiu SAT-an(in)o. La dua eldono estu vendata, proksimume laŭ la preskosta prezo, al ĉiu, kiu ĝin mendus. (Estas mem kompreneble, ke por bonordigi la aferon, la mendoj devus okazi antaŭ ol komenciĝus la presado).

Ne ŝajnas utile presigi jarlibron ĉiujare. Ĉu ĉiudujara presado ne estus sufiĉa? (55)

* * *

Ŝajnas al mi, ke la decido de la Göteborga Kongreso pri la Jarlibro 1929 ne kontentigas la plimulton. Jam K-doj Robert (dum FEO-Kongreso), Izgur, Voroneĵa SAT-anaro, Boubou (en “S-ulo”) esprimis, ke jarlibro kun adresoj de ĉiuj anoj estas multe pli utila k valora ol tiu projektita por 1929. Samopiniante pri tio, mi proponas jenan solvon: “Ĉiu-kvinjare eldoni jarlibron kun adresoj de ĉiuj SAT-anoj (aktivaj). Dum ĉiuj aliaj jaroj eldoni maldikan jarlibron, konsistantan el du partoj: unue, adresoj de noviĝintoj; due, adresoj (aŭ almenaŭ matrikuloj k urboj) de nerealiĝintoj. Kaj, kiel farite ĝis nun, aldoni al ĉiu jarlibro oficialan k enciklopedian partojn.”

Tiel ĉiu SAT-ano estus ekzakte informita pri situacio de la membraro k la administranto ŝparus tiom, kiom per la jarlibro projektita por 1929. L. G. A v i d (13 706).

* * *

Mi sciigas, ke en unu el niaj lastaj kunvenoj ĉiuj esprimis sin unuanime por publikigo de la adresaro kiel rimedo por plifaciligi la rilatojn inter la SAT-anoj, por ekkoni unu la alian, almenaŭ pri nomoj kaj loĝejoj. E m i l i o A r t i g a s (2461), Zaragoza.

RADIO-NEDERLANDO

Ŝanĝiĝis la ondolongo, per kiu la Asocio de Laboristaj radio-amatoroj (VARA) elsendas pri- k peresp. sciigojn. Nun la longo estas 1875 m. ĝis oktobro; de oktobro ĝis decembro 1071 m. La elsendoj okazas unuaparte holandlingve, duaparte esperante de 8.50-a—9.10-a h. MET. Adreso (por simpati- k dezir-esprimoj): VARA, Postbus 50, H i l v e r s u m, Holando.

— paĝo 10 —

ALLE kaj SAT

Kiel niaj legantoj jam scias, ALLE en sia lasta Kongreso decidis akcepti la GÖTEBORGAN KONVENCION pri rilatoj inter la LEA k SAT. Konigante tiun decidon al siaj legantoj, la redaktoro de “La Socialisto” aldonis erarigan komenton. Por ĝustigi la aferon, ni sendis la ĉi suban leteron k estis de la Estraro de ALLE informitaj preskaŭ du monatojn poste, ke tiu nia letero ne estos publikigata. Bedaŭrante la fakton, ni do estas devigataj ĝin publikigi en “S-ulo”, por ke almenaŭ niaj legantoj el Aŭstrio estu informataj.

P a r i z o, 9-an de majo 1929.

Al K-do Adalberto Klatil redaktoro de “La Socialisto” Holochergasse 36/12, W i e n XV.

Estimata K-do!

En la n-o 5-a de “La Socialisto”, sur la pĝ. 40-a, vi publikigis artikolon, kiu ŝajnas al ni iom stranga kiel enkonduko al frata kunlaboro inter ALLE k SAT. Almenaŭ via redakcia rimarko troviĝanta inter krampoj povas nur erarigi viajn legantojn. Tial ni opinias nepre necese ĝustigi la aferon.

Estas ja vere, ke ALLE k SAT “havas la saman c e l o n”, sed vi devus aldoni, ke ili ne havas la samajn t a s k o j n. Sindikato k partio ankaŭ havas la saman celon k tamen malsamajn taskojn; pro tio necesas la ekzisto de ambaŭ organizoj.

Laŭ la spirito de la de vi akceptita Konvencio ALLE devas esti aparato kies tasko estu p r o p a g a n d i esp-on inter la g e r m a n l i n g v a j laboristoj — kaj SAT estas alia aparato, kies tasko estas a p l i k i esp-on laŭ t u t m o n d a s k a l o. La du taskoj estas do tute malsamaj k necesas, ke la ALLE-anoj bone komprenu tion por ke estu fruktodona la kunlaborado inter la p e r – esperanta k p o r – esperantaj organizoj.

La reprezentantoj de la aliaj LEA-oj jam bone komprenis tion; ni esperas, ke finfine ankaŭ en Aŭstrio oni sukcesos kompreni. Sed la rimarkoj en via artikolo certe ne helpas al tio.

La ideala stato estus, ke ĉ i u j esperantistoj estus samtempe LEA-anoj k SAT-anoj; tiam la ekzisto de SAT-rondo en la kadro de Loka Grupo estus superflua. Sed ne dependas de ni, nek de vi, se en la tuta mondo la kondiĉoj k cirkonstancoj ne ebligis ĝis nun atingi tian idealan staton.

En la espero, ke vi publikigos en via plej proksima n-o ĉi tiun leteron k ke finfine foriĝos ĉiaj erarkomprenoj, mi salutas vin fratece k SAT-anece.

Por la direkcio de SAT. E. L a n t i.

“MONDE” publikigas esp.-paĝon!

La granda literatura revuo, direktata de H. Barbüs, “MONDE”, kiu aperas semajne en franca, hispana k dana eldonoj, enhavos komencante de 3. aŭgusto ĉiusemajne paĝon en esp-o. Tiun sukceson ni ŝuldas al la konstantaj klopodoj de multaj niaj K-doj ĉe la redakcio. Sed por ke tiu sukceso estu daŭra k nedisputebla, necesas, ke niaj K-doj ĉiulandaj sendu grandkvante bondezirojn k kuraĝigajn leterojn pro la aperigo de tiu esp. paĝo al la redakcio (50, rue Etienne-Marcel, Paris 2-e).

Abono jara kostas 80 fr. fr. (en Francio k Belgio 40 fr. fr.). La Administracio de “MONDE” konsentas pagi al nia kaso 10 % por ĉiu ricevita abono pere de SAT. Nepre uzu tiun okazon por firmigi nian pozicion ĉe “MONDE”, sed ankaŭ por havigi monprofiton al nia organizo.

ESPERANTO KAJ LERNEJO

Alvoko el Breslaŭ

En printempo ĉi-jara ni elpaŝis por enkonduki esp-on en la popollernejojn (precipe senreligiajn) de tiu ĉi urbo, por de tie disvastigi la movadon tra la tuta provinco. Ni devis venki multajn antaŭjuĝojn. Tamen ni jam ricevis komision prezenti al estrara kunvenontaro materialon aktualan pri esp-o kaj lernejoj.

Tial mi petas la tutmondajn edukistojn senhezite alsendi sciigojn pri instruado kaj aplikado de esp-o en iliaj lernejoj. Ni kunmetos ĉion je okulfrapa, impona statistiko, per kiu elmontro ni povos konvinki la estraranojn. La sciigoj enhavu informon pri tendenco (ĉu supera, popola [elementa], konfesia [eklezia], senreligia [laika] lernejo), nombro de l’ instruatoj, spertoj faritaj, lernolibro aŭ metodo uzata k. s. Gek-doj! Dependas de vi, ĉu niaj infanoj ricevos edukon je mondcivitaneco aŭ ne. Sendu abunde al

P. Männchen (2121), Steinauer Str. 28, B r e s l a u 6, Germ.

[REKLAMO p.10] Kial la SAT-anoj devas legi k disvastigi KANDID la ĉefverkon de VOLTER en esperanta traduko de E. LANTI kun ilustroj de R. BARTELMES?

  1. Tial ke “ĉiuj verkoj de Voltaire sin trovas en la indekso de la malpermesataj libroj, eldonita de la Kongregacio de la Sankta Oficejo; speciale K a n d i d estas nomata. Tio sufiĉas por ke la katolikaj legantoj de E. K. sciu la konduton sekvotan rilate al tiu nova eldonaĵo de SAT”. (El “Espero Katolika”.)
  2. Tial ke la recenzisto de “Heroldo de Esperanto”, M. Butin, L. K., opinias, ke la traduko estas modela k “laŭdas la efektivigitan intencon de l’ tradukinto senbalastigi la lingvon per forlaso de ĉiu nenecesa, senutila sufikso. Estiĝis eleganta stilo, klara, flua, gracia lingvo.” Prezo: 1.70 mk. g. 162 pĝ. Form.: 13×19 cm. Administracio de SAT, Kolmstrasse 1, LEIPZIG O 27.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

POLIO. Lodz. La 10. majo dum kunsido de l’ Lodza Komitato de Junularsekcio ĉe P. P. S. maldekstra, K-do 10 750 starigis proponon fondi esp. kurson ĉe la partio. La prop. estis unuvoĉe akceptita k 14. 5. K-do 7075 lekciis en la ejo de l’ partio pri esp. k laboristaro. 21. 5. K-do 10 750 lekciis pri prol. k burĝaj esp-istoj. Rezulte stariĝis 2 kursoj kun 18 k 14 partopr. Dum antaŭmaja distriktkonferenco en Lodz, kiun partoprenis delegitoj el 17 urboj, estis legata esp. salutlet. de Tomskaj PTT-istoj, aplaŭde akceptita. La konferenco sendis resp.-let. En la unuiĝo de komerclaboristoj K-do 7076 gvidas perfekt. kurson kun 21 p. En Baluty K-do 5981 gvidas komenc. kurson kun 10 p. — SVEDIO. Göteborg. En nomo de lab. esp. grupo “La aglo” dum 4 monatoj K-do Soares (el Portugalio) gvidis div. perfektigajn kursojn kun sukceso tra Svedio. Krome li parolis publike k verve pri la utileco de esp-o ĉe la proletaro, en div. urboj, nome: en K a r l s b o r g ĉe speciala kunveno, kiu konsistis nur el fakestroj. Tiuj lastaj decidis unuanime fine akcepti k propagandi esp-on en siaj organizoj. En S k ö v d e li parolis pri esp. movado tra la mondo k akiris ne nur moralan apogon de l’ publiko, sed ankaŭ materian de 5 redaktoroj partoprenantaj, kiuj promesis konstantan spacon en siaj gazetoj por esp-o. En K a r l s t a d li parolis en speciala kom. kunveno pri kom. partio k enmigrado en Francio. La sukceso estis tioma, ke eĉ kelkaj el la tieaj kom. estraranoj nun lernas esp-on aktive. Kun K-do S. gvidas perfektigan kurson ĉe kleriga lab. asocio (ABF) k estas tutkore preta por kunlabori en la traduko de la franca esp. lernolibro (cours rationnel) sveden, por kio ni petas moralan k materian apogon de la tuta esp-istaro el Svedio. Por ĉi lasta celo la koncernaj K-doj sendu sian opinion al K-do Fritz Björklund, Admiralitetsgatan n-o 8, G ö t e b o r g. — Gust. Rask, kasisto en “La aglo”, Eric Sonander, V. Prezid. en “La aglo”, Fr. Björklund (10 647).

Ĉe la neŭtraluloj

En Stokholmo okazos la unua ŝtata kurso por instruistoj de 10.—20. julio. Dua en Helsingborg en Skanio de 24. julio ĝis 7. aŭgusto. La lasta estas tial tre grava, ĉar ĝi montros sian rezulton, ĝuste kiam komenciĝos la kongreso de Novedukada Asocio en Helsingör, al kiu venos mondfamaj pedagogoj.

Laŭ sciigo de la “Aŭstria Esp.-Asocio” aperis en la oficiala informilo de Ministerio por Instruado sciigo pri instalo de nedeviga instruado en la mezlernejoj. Laŭ ĝi kiel nedeviga instrufako povas esti instruata krom aliaj fremdaj lingvoj (latina, greka, franca, itala, slovena) esperanto.

Fondiĝis en Kanton Nov-Ĉinia Esp. Asocio, kiu liveras informojn pri vivo k movado en Ĉinio. Ĝi deziras tiel plifortikigi la solidarecon inter okcidento k oriento, utiligante esp-on. La Asocio

— paĝo 11 —

[BILDO p.11 | 6,7,35,13] Ornama kapvinjeto de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Marshall Saunders, Bela Joe. Aŭtobiografio de hundo. Tradukita esperanten de J. Blaikie k N. Hohlov, ilustrita de D. Copeland. Brita Esperantista Asocio, London 1929. 310 pĝ. Form. 12×18 cm. Prezo broŝ. 3—6 ŝil., bind. 5 ŝil.

La esp. literaturo “pliriĉiĝis” per nova eldonaĵo. Per baptiste-metodiste, kristanece-infanece naiva libro; ĝi vere necesigis multe da volo al ni por povi ĝin finlegi. El la “Enkonduka noto al traduko” (kial ne “… al la traduko?) ni ekscias i. a., ke “pli ol miliono da ekzempleroj” vendiĝis de tiu libro. Ni povas esprimi nur la bedaŭron, ke la aro da naivuloj en la mondo estas tiom multnombra!

La stilo de la libro, priskriboj k. s. estas kvazaŭ prilaboro de mezbona gimnaziano el la unua klaso. Jen admiru ekz.: “Li (la hundo) estis blanka, kun nigraj k brunaj makuloj. Lia korpo estis pure blanka, la vosto nigra, kun iomete da brunaĵo, la oreloj nigraj, k la vizaĝo kun egalaj makuloj de nigro k bruno…” Kaj tiel senfine! Mi nur bedaŭras la hundon (Bela Joe) esti devigata aŭdi la naivajn interparolojn de lia mastraro. La lingvo de la traduko — simpla, mezbona.

Apero de tia libro pripensigas, ĉu vere la esp-istoj ne povoscias legi ion pli valoran k ĉu fine tiuj diversaj sektanoj, dank’ al kiuj aperas tiaj libroj, ne povas almenaŭ prezenti al ni ion l e g e b l a n k l e g i n d a n? Ĉu inter ilia literaturo poridea ne troviĝas tamen io altnivela? Pledu por viaj ideoj, sed per valoraĵoj! S. G.-K.

N. Lenin, Pri religio. Komunista Biblioteko. Eld. per la zorgoj de Kom. Frakcio de SEU k de Tutsovetia Ateista Unio. Moskvo 1929. Trad. el rusa lingvo K-doj M. Lapin k G. Demidjuk, kontrolis laŭ komisio de Lingva Komisiono ĉe SEU, K-do N. Hohlov. 32 pĝ. Form. 12×16 cm. Prezo 15 kop. Havebla ĉe CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo, k R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

La volumeto enhavas du artikolojn. La unua aperis en 1905: “Socialismo k religio”, la dua en 1909: “Pri rilatoj de laborista partio al religio.” Ni trovis en tiuj koncize verkitaj artikoloj multajn saĝajn pensojn, k ni rekomendas ilian legadon precipe al tiuj K-doj, kiuj opinias agi vere “leniniste”, pledante, ke oni malpermesu al dikredantoj la aliĝon ĉe SAT k kiuj ekscitiĝas pri “Inter Ni”-oj, en kiuj estas argumentate kontraŭ tia ŝajna radikalismo. En pĝ. 25 de tiu broŝuro ni legas ekz. jenon: “… Ni devas ne nur allasi, sed ankaŭ pleje allogi en soc.-dem. partion ĉiujn laboristojn, konservantajn la kredon je dio, ni estas absolute kontraŭ la plej malgranda ofendo de iliaj religiaj konvinkoj, sed ni allogas ilin por eduki ilin en la spirito de nia programo, sed ne por la aktiva batalo kontraŭ ĝi …” N. B.

Manifesto de la sesa Kongreso de la Komunista Internacio. Eld. CK SEU, Moskvo 1929. Eldonita per la zorgoj de Kom. Frakcio de SEU. Trad. el la rusa lingvo K-do E. Izgur, kontrolis laŭ komisio de Lingva Komisiono ĉe SEU, K-do N. Nekrasov. 16 pĝ. Form. 12×16 cm. Prezo 10 kop. Havebla ĉe CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo, k R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Tutomu Maeda, Koloidkemia Terminaro. Dua eldono 1929. Eld. Tutomu Maeda, Simeatiai 1379, Otiaimati, T o k i o. Hektograf., esp.-angla, germ., franca k reciproka faka terminaro. 28 pĝ. Havebla por 2 respondkuponoj ĉe la eldonejo.

Originalstenografio por Esperanto (Sistemo Brabbée). I-a parto: Gvidilo al la plenskribo k II-a parto: Gvidilo al la korespondadskribo, verkita de prof. F. Brae k K. Haager. Eld. Carl Fromme, Wien k Leipzig. Adr.: W i e n V, Nikolsdorfer Str. 7/11. Pr.: 1.40 mk. g. 32 pĝ. Form.: 11½×15 cm.

Tre memkonscie la verkantoj skribas en sia broŝuro: “Plibono estas malamiko de bono. La ĝisnunaj sistemoj estas tradukoj de naciaj stenografioj — ekzemple de germanaj, francaj ktp.; ekzistas eble dek tiaj tradukoj konataj. Sed ĉiu esp-isto stenografisperta scias, ke nur originalstenografio decas por la bezonoj de esp-o. La ĵus aperinta sistemo superas ĉiujn naciajn tradukojn … ktp.” En la disputo pri la rango de l’ div. stenografi-sistemoj prezentataj al la esp-istoj, ni ne volas finjuĝi. Niaj K-doj havas okazon orienti sin, legante la div. pri-stenografiajn artikolojn aperintajn (-ontajn) en “S-ulo”. N. B.

Tieder Zsigmond, Közös Elv-közös nyelv. Eld. Hungara Esp. Lab. Soc., Budapest, VIII, Muzeum-Körut 10.

32-paĝa hungarlingva propagandbroŝuro por varbado inter laboristaj amasoj k precipe en socialdemokrataj rondoj, ĉar la ĉapitro “Socialdemokratio k esp-o” estas speciale zorge prilaborita, kiel en nenia antaŭa simila broŝuro. Ankaŭ la celoj k evoluo de SAT estas pritraktitaj. Certe tre taŭga k necesa varbilo.

Gvidfolio tra Chemnitz. Eldonis “Unuiĝo por fremdula trafiko”. Adr.: Verein für Fremdenverkehr e. V., C h e m n i t z, Jakobi-Kirchplatz 1, Germ. Malgranda, beleta gvidfolio ilustrita. La Gek-doj estas petataj multnombre mendi tiun senpage haveblan folion.

konsistas jam nun el centoj da personoj: preskaŭ la tuta gazetredaktoraro en Kantono, edukistoj, geinstruistoj, studentoj, nacirevoluciistoj, komercistoj, laboristoj ktp. Per la interligo kun eŭropaj esp-istoj ĝi esperas daŭre kreski k plinombriĝi. Adreso de la Asocio: P. O. Box 16, C a n t o n, Ĉinio.

Laŭ “Germ. Esp-isto” la nacia esp. asocio en Grekio nombras 500 membrojn en la urboj Ateno, Saloniki, Pireo, Kalkis k Didimotikon. (Laŭ nia statistiko SAT havas tie ne eĉ unu membron nek abonanton al “S-ulo”, k nur 2 abon. al “LNE”. Kiom da varblaboro farenda!)

Ĉe la katolikoj

Laŭ sciigoj en “Espero Katolika” la esp. katolika movado faras en atendo de la jara kongreso bonajn progresojn en Ĉeĥoslovakio. Interalie la granda katolika gimnastika asocio ĉeĥoslovaka “Orel” akceptis esp-on k starigis esp. fakon ĉe sia Centra konsilantaro.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

L’ E t i n c e l l e, Bruselo, 20. 5. (pri Litovio); L a L u t t e S o c i a l e, Alger, 21. 6. (El “Virina Pĝ.” art. de Mironov pri virinoj en USSR, bedaŭrinde sen mencio de la fonto!); S o c i s c i e n c o e n l a b o r l e r n e j o (n-oj 3/4), Moskvo, Faŝista edukado, Tatuo de lernantoj.

Priesper. artikolojn k notojn enpresis:

S i g n a l e n, Stokh., 27. 6.; N e w D a w n, Manchester, 22. 6.; T h e W o r k e r, London, 21. 6.; R a b o ĉ i j K r a j, Ivanovo-Vozn., 25. 6.; L e M e t a l l u r g i s t e, Bruselo, julio.

Pri la SAT-Kongreso raportis:

D e r D e u t s c h e E i s e n b a h n e r, Berlin, 23. 6.

Peresper. materialon enhavis:

L’ E c o l e E m a n c i p é e, Saumur, 30. 6.; J u n a T e k s i s t o, Ivanovo-Vozn., 10. 5.; S o c i s c i e n c o e n l a b o r l e r n e j o, Moskvo, 3/4, TEPS-materialo.

[REKLAMO p.11] IRH-ĉelo de Junular-Sekcio ĉe Gomela Klubo “Emes” dez. koresp. kĉl. pri IRH-temoj kaj pri politiko. Certe respondos. — Adr.: K-do A. Indman, Gomel, Kaljajev-str. 30, Sovetio.

[REKLAMO p.11] GRUPO DA ĴUS FINLERNINTAJ K-DOJ deziras korespondadon kĉl. pri ĉiuj temoj. L, PK, PI sendu multnombre al K-do Walter Dalhoff, Merscheid-Solingen, Taubenstr., Rejnlando, Germ.

[REKLAMO p.11] MURGAZETO de l’ oficejo de Nord-Okcidentaj fervojoj en USSR kaj de l’ klubo “RUĜA FERVOJISTO”, celante praktikan aplikon de l’ tutmonda proleta interkomprenilo, aranĝas regulan uzadon de korespondaĵoj de tutmondaj klaskonsciaj Gek-doj pri ĉiuj atentindaj aktualaj temoj. Rekompenca sendado de l’ korespondaĵoj pri sovetiaj aktualaĵoj estas garantiata. — Adreso: L e n i n g r a d, pl. de Ostrovskij, 2, ĉ. 323 al K-do Stepanov.

[REKLAMO p.11] Jun-pionira Centra Klubo, Leningrad, Volodarskij pr., 49, dez. korespondi kun junpioniroj, geknaboj kaj junularo, pri div. temoj, interŝ. fotojn, gaz., ktp. Resp. garant.

— paĝo 12 —

NIA POŜTO

7214. — Ni posedas jam tro da materialo pri la temo. Cetere via diro aldonas nenion novan; vi plie eraras, opiniante, ke nur en la “postrevolucia periodo” povas ekzisti kuniĝoj tiaj, kiaj estas la via. En la kap. Francio ekzistas multaj k cetere tio estas ekster la temo mem de l’ diskuto. Ni tamen resume konigos vian opinion. Pri via unua sendaĵo ni ne trovas postsignon en niaj kajerujoj.

12 573. — Ricevis vian bildon. Kvitanco pri viaj gazet-eltranĉoj prokrastiĝis nur pro manko de loko.

10 382. — SAT, t. e. ĝia estraro, ne povas organizi la metalistojn. Sed se la metalistaj SAT-anoj volas starigi sekcion en la kadro de SAT, tion ili ja povas fari. Alvokon tiusencan sub via respondeco ni povus enmeti.

3208. — Vian artikolon ni ĝis nun ne ricevis!

Ŝio Traŭbe. — Via artik. transsendita al la red. de “Scienc-Kult. Paĝo”.

6184. — Siavice ni aperigos vian “Tagon”.

11 676. — Via priskribo rilatas al la “Virina Paĝo”. Ni tial transsendas ĝin al la konc. red.

6727. — Via artikolo troviĝos en la venonta n-o. R e d.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Heinrich Hampeis, Speckbachergasse, 30/III., W i e n XVI, dez. interŝ. PM kĉl., escepte Germ.

BELGIO

K-do C. Severius, Touwstraat, 22/I., A n t w e r p e n, dez. interŝ. PM per 250 aŭ 1000 specoj.

BRITIO

K-do William Cowan (10 085), 78 Bucks Road, D o u g l a s, Isle of Man, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PI, gaz. ĵurn.

GERMANIO

K-do Herbert Sonne, Helenenstr. 3, L i m b a c h i. Sa., dez. interŝ. intern. PM kolektive k vidajkartojn.

K-dino Maria Hirsch, Dinglerstr. 12, A u g s b u r g III, dez. interŝ. PI, kĉl.

K-do Paul Bauer, Elisenstrasse 133, L e i p z i g S 3, nuntempe ne povas respondi. Mi resp. pli malfrue.

HISPANIO

K-do A. Nadal, Str. Pont y Vich, 14, P a l m a d e M a l l o r c a, Espana Baleares, dez. interŝ. PM kĉl. Resp. garantiata.

SOVETIO

— Grupo de gejunuloj (8 pers., 17 ĝis 22 j.), dez. koresp. kun eksterl. gejunuloj de la t. mondo.kolektive k individue, L, PK, PI pri junulmovado, vivkondiĉoj k. a. temoj. Adr.: K-dino Mario Fedorenko, 1-ja ulica, 18, N i k o l s k – U s s u r i j s k, Siberio.

— Grupo de esp-istoj, sendiuloj dez. koresp. kun liberpensulaj organizoj de la t. mondo pri religiaj temoj, L, PK, PI. Adr.: N i k o l s k – U s s u r i j s k, fervoja laborista klubo por rondeto de sendiuloj.

— Esp. ĉelo dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Skribu al K-do J. Timĉenko, ul. Lenina, 85, A r m a v i r.

K-do P. K. Lopotko (instruisto), vil. Rudkovka, P. O. B o b r o v i c a, Nejinskogo okr. Ukrainio, dez. serioze koresp. kĉl. pri profes. k. a. temoj. Resp. garantiata.

— Grupo de metiistoj dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: Pritisko-Nikolska, 2, Klubo Kustarej im. Larina, Krujok Esperanto, K i e v.

K-do I. A. Gorodockij (ruĝarmeanestro), Artpolk N., N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do V. Belogorcev (26-j. maŝinisto), Zavod “A. Marti”, N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-dino Nino Nepotrebnaja (20 j. brodistino), Zavod “A. Marti”, 45, N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

[REKLAMO p.12] ★ ATENTU! Fine de aŭgusto la esp. rondeto de granda lab. ŝtonkarbminista klubo aranĝos grandan propagand-ekspozicion. Pro tio, Gek-doj, geesp-istoj el ĉ. partoj de la tuta mondo, al kiuj estas grava signifo de esp-o, kiel potenca rimedo de interligo kaj kulturado de proletaro, — ne preterlasu la okazon por pruvi nian fratecan interligon kaj ĝian intern. signifon. Ĉiuaĝaj grupoj, parti- kaj sindikatanoj, ĉiuspec-amatoroj, sportuloj, sendiuloj ktp., dronigu nin per salutleteroj kaj raportoj (pref. pri esp. mov. kaj viv-laborkondiĉoj). Amase sendu ankaŭ materialon (PI, esp. gaz., afiŝojn, fotojn, artaĵetojn ktp.) Ĉio estas nepre rekompencata laŭ via deziro (per raporto, gazeto, PI, fotoj ktp.). Ĉiujn leterojn kaj materialojn sendu al K-do Ĉerniajev Jurij, Donbasso, Luganski okrug, Brianski rudnik, Dvorec Kulturi, Sovetio. Ni nepre respondos al ĉiuj!

K-dino A. Samojlova, 1-a Krasnoarmejsk. 14, kv. II, L e n i n g r a d, dez. koresp. kun malproks. landoj pri lab. temoj seriozaj.

K-do S. B. Liberman, ul. Jukovskogo 29, O d e s s a, dez. koresp. serioze, interŝ. nacil. gaz. kĉl. Nepre resp.

— Junular-grupo de lignaĵistoj en ŝipkonstrua fabriko volas serioze koresp. kun lab. junularo, pref. samprofesia. Adr.: S e b a s t o p o l, Morskoj Zabod, Kolektiv “V. L. K. S. M.” al K-do Nikulin.

K-do Valentino Potemkin, S t. V o l o d a r s k a j a, Balt. j. d., Lesnaja ul. 17, kv. 4, dez. koresp. kĉl.

K-dino J. Bezsonova (17 j.), B a r n a u l, Str. Fabriĉnaja, 56—25, deziras interŝ. fotojn pri ĉ. temoj kĉl. Certe resp.

K-dino Lariso Demjanik, ĥut. Trudobelikovskij domo de Leonido Demjanik, S t. S l a v j a n s k a j a, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

— 2 amikoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Adr.: K-doj Pojogin Timoteo k Belokurov Paŭlo, ul. Lagernaja, 146, S t. S l a v j a n s k a j a.

K-do Georgo Rejner (20 j., fotoamatoro), Vekovaja, 24, kv. 1, M o s k v o 33, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, bfl., interŝ. fotojn. Resp. garantiata.

K-do F. Amplejev (fotoamatoro), B. Andranovka, 22, kv. 6, M o s k v o 33, dez koresp. kĉl. pri foto-aferoj, PI, L, certe resp.

USONO

Adresŝanĝo.—K-do Friedman Meyer, provizora adr.: c/o Berman, Friedman Meyer, 2939 West, 5 — Str. Coney Island, B r o o k l y n, N e w Y o r k. — Novaj koresp. proponoj ne plu akcepteblaj. Al koresp. proponintoj mi baldaŭ resp. k petas paciencon.

Cele pedagogie k science esplori la problemon pri plej racia instrumetodo al 6 ĝis 7 jaruloj infanoj en div. landoj, — mi kolektas lernilojn-edukilojn por montrita aĝo en la tutmondo (en naciaj lingvoj). Por la jam senditaj lerniloj mi esprimas

KORAN DANKON

al K-do Paul Michel (Francio, S. Georges de Reneins), Wessels W (Amsterdam), H. E. Males (Anglio, Ardvik). SAT-ano 6769, D-ro Gluŝkov.

ENHAVO:

paĝo
Kelkaj pripensoj okaze de nia IX-a 441
„La laborista problemo en Usono 442
La internacia armado 442—43
Fragmentoj el “En la Okcidento nenio nova” 443—44
Iom pri ekonomia kaj politika situacio en la sendependa Estonujo 444—45
Eksterordinara tago el mia vivo 445
Sennaciula Junulara Paĝo 446—47
El la historio de l’ Socialismo 447
Tra Esperantio 448—52
Korespondado, Anoncoj 451—52

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 253-254, 15-a de aŭgusto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 253/54 — APERAS SEMAJNE — 15. Aŭgusto 1929

[BILDO p.1 | 40,4,53,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Modernaj sociaj ideoj en la Antikveco

La sekvanta artikolo prezentas la unuan ĉapitron el pli ol 500-paĝa germanlingva verko kun titolo “Ĝenerala Historio de la Socialismo kaj de la Sociaj Bataloj”. Ĝi aperis postmilite kaj estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj verkoj tiuspecaj pro siaj objektiveco, klareco kaj koncizeco de l’ pritrakto. Per tiu libro la aŭtoro, M. Beer, marksisto, nedisputeble akiris al si honoran lokon en la vico de la historiistoj. Trad.

De nura kronologia vidpunkto aŭ laŭ la unusola prikalkulado de l’ tempo oni dividas la mondhistorion, kiel oni scias, en antikvecon, mezepokon, modernan kaj plej modernan tempon. Ĉe pli preciza konsidero montriĝas tiu ĉi divido de la historio kiel nesufiĉa, ĉar tute nenion signifanta. Se ni parolas pri antikveco, ni pensas pri la mezopotamiaj regnoj, pri Egiptio, pri la antikvaj hebreoj, grekoj kaj romanoj. Ĉu do la keltoj, germanoj kaj slavoj tute ne havis antikvecon? Kaj ĉu la antikvaj popoloj tute ne havis mezepokon nek modernan tempon? La mondhistorio ja ne temas pri unueca homaro, kiu proksimume ĝis la popolmigrado troviĝis en antikveco, tiam poste sinsekve trapasis mezepokon, modernan tempon kaj plej modernan epokon. Pli vere ĝi pritraktas diversajn ŝtatojn, regnojn, gentojn kaj popolojn, kiuj trapasis siajn proprajn kultur-etapojn je diversaj epokoj, ne atendante la saman paŝon kun la aliaj. Ĝi ne klarigas al ni, kiel ekzemple povis okazi, ke ni trovas novepokajn ideojn en la antikveco, eĉ ke la komenciĝo de l’ moderna epoko en Eŭropo — la Renesanco — ree rilatis al la greka “antikveco” aŭ ke ni modernuloj ofte devas rekonsideri opiniojn kaj ideojn, kiuj estis elparolataj antaŭ pli ol 2000 jaroj de la “antikvuloj”. Ĉu ĉi tiuj do estis superaj al tempo kaj spaco? Ĉu ili ricevis sian saĝon per inspiro?

Ni pliproksimiĝos al la vero, se ni supozas, ke la antikveco ne formis spiritan kaj historian unuecon. Ankaŭ la antikvaj hebreoj, helenoj (grekoj) kaj romanoj havis sian antikvecon, sian mezepokon kaj sian modernan tempon. Ili nur aperis pli frue sur la scenejo de la tuthomara historio ol ekzemple la germanoj kaj la slavoj, kaj ili same trapasis siajn diversajn periodojn, produktis iujn instituciojn kaj ideojn, kiuj respondis ĉe pli malpli al tiuj ĉi periodoj, tiel ke la diversaj popoloj kvankam laŭtempe sekvantaj unu la alian, socie kaj intelekte paralel-iras. Se do la romanoj kaj germanoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj povis rilatiĝi spirite al la grekoj de l’ 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo, tio okazis nur tial ke la grekoj en tiuj jarcentoj jam trapasis siajn antikvecon kaj mezepokon kaj vivis en sia moderna tempo kaj produktis spiritajn produktojn respondantajn al tiu ĉi epoko.

Ĉiu el tiuj periodoj havas siajn difinitajn sociajn, ekonomiajn kaj spiritajn karakterizojn. En la antikveco — aŭ pli ĝuste — en la juneco de la popoloj — la homoj ĉie estas dismembrigitaj laŭ parenceco de l’ sango en klanojn kaj gentojn, vivas komune laŭ la principoj de l’ egaleco, konas nek privatan posedon nek monogamion aŭ urbojn; la intelekta vivo estas tre primitiva; tradicio kaj kutimoj reguligas la simplan vivon, kiu plej ofte estas nomada, — ĉiuokaze ĝi ne estas ligita al difinitaj teritorioj. Ĉefoj aŭ “reĝoj” gvidas estre la popolon. Literaturo en tiu tempo ne ekzistas. La koncernaj gentoj mem ne priskribas siajn sociajn instituciojn. Kion ni scias pri tiu epoko, ni ŝuldas aŭ al vojaĝantoj, kiuj vizitis el lando de pli alta kultura nivelo la regionojn de la primitivaj gentoj kaj postlasis al ni, instigite al pripensado per la kontrasto inter la trovitaj institucioj kaj siaj propraj, pri tio skribajn dokumentojn, kiel ekzemple faris Cezaro kaj Tacito pri la antikvaj germanoj; aŭ ni — la modernuloj — konkludas el la antikvaj legendoj kaj tradicioj, kiuj ĝisatingas la skribe-historian tempon, je la originaj institucioj. Kaj ĉar ni eltrovis regulan procezon en la disvolviĝo de la popoloj, ni estas rajtigitaj, starigi ĝeneraligon — teorion, ke ĉiuj popoloj sur primitiva, prasocia ŝtupo ne konis privatan propraĵon, vivis komunume kaj estis organizitaj laŭ triboj.

De kiam la socialistoj akceptis tiun ĉi teorion en siajn prisociajn doktrinojn — en sian sociologion, kontraŭsocialistaj scienculoj de ĉiuj landoj klopodas argumenti, ke pri komunismo ĉe la primitivaj triboj oni ne povus paroli. Sed oni klare rimarkas la intencon, kaj oni ilin ignoras, ĉar ĉiuj estas verkistoj, kiuj sidas hejme kaj refutas ion per “ĉambra erudicio”, kion samtempaj vojaĝantoj kaj okulatestantoj de ĉiuj epokoj kaj zonoj konstatis kaj priskribis en nedisputebla maniero, aŭ kion nerefuteble pruvas sociaj, religiaj kaj juraj postrestaĵoj.

La prasocia tempo ĉesas, kiam la triboj loksidiĝas, organiziĝas iom post iom teritorie (laŭ komunumoj, vilaĝoj, urboj, distriktoj kaj landoj) kaj transiras al la terkulturo. La koloniistoj provas daŭrigi la malnovan socian formon; ĉar alian ili ne konas; sed la novaj ekonomiaj kondiĉoj postulas novan ordiĝon, ĉar baldaŭ komenciĝas la disfalo kaj la klasdividiĝo de la antaŭa, unueca socio. Urboj estas konstruataj; la interŝanĝa komerco plivigliĝas; la privata propraĵo forpuŝas la komunposedon. La adaptiĝo al la novaj kondiĉoj ne plenumiĝas glate. La malprofitigitoj kaj subpremitoj, la senheredigitoj kaj ŝuldiĝintoj kroĉiĝas al la malnova malaperanta egaleco, retenas ĝin en sia memoro kaj idealigas ĝin, parte kiel paradizon, parte kiel oran epokon. La biblia priskribo de l’ Edena Ĝardeno kaj la forpelo de l’ unuaj gehomoj el ĝi (1. libro de Moseo, 2-a kaj 3-a ĉapitro), kaj ankaŭ la versoj de l’ greka poeto Heziod (“Verkoj kaj Tagoj”, versoj 108—170) pri la ora epoko kaj ĝia malapero, estas la plej malnovaj esprimoj pri tiu ĉi animstato reganta la tutan antikvecon. Frutempe komenciĝas internaj konfliktoj; la malnovaj tribestroj — la tielnomataj “reĝoj” aŭ juĝistoj — cedas antaŭ la nobelara estreco, la bienegposedantoj ekprenas la superregadon. Ĉi tie ni jam trafis profunde en la mezepokon. Nur en tiu ĉi ŝtupo estiĝas

— paĝo 2 —

454 — SENNACIULO

la literaturo kaj la religia dogmo: estiĝas mitologio aŭ teologio; estas skribataj leĝoj: Dek ordonoj en Izraelo, Leĝaro de Drakono en Grekio, Dekdutabula leĝaro en Romo. Ĉe la izraelidoj la mezepoko komenciĝis en la 10-a jarcento antaŭ Kristo; tiam la izraelidoj kreis al si reĝojn, sed la vera estreco estis ĉe la posedantoj — escepte eble je la tempo de David kaj Salomon. Ĉe la grekoj la mezepoko komenciĝis je la jaro 1000; ĉe la romanoj en la 8-a jarcento.

Dum la mezepoko disvolviĝis komerco kaj metioj, kies portanto fariĝas la urba burĝaro. Se ĉi lasta sufiĉe fortiĝis, la mezepoko trafas sian finon. La nobelaro burĝiĝas aŭ pereas; la malnova mitologia kaj teologia dogmaro estas skuata kaj novaj religiaj kaj filozofiaj konceptoj ekvojiras; la naturscienco estas estimata; la arto fariĝas pli libera kaj varia; la mezepokaj unuiĝoj dissolviĝas en siajn unuopajn elementojn — la moderna tempo naskiĝis. En Grekio ĝi komenciĝis en la 6-a jarcento; en Romo en la 2-a jarcento; en Izraelo tiu ĉi soci-ekonomia evoluo estis interrompata per la naciaj katastrofoj: en la jaro 722 Izraelo (la hebrea norda regno kun Samaria kiel ĉefurbo) estis venkata kaj detruata de la asirianoj; en la jaro 586 Juda (la hebrea suda regno kun Jeruzalemo kiel ĉefurbo) travivis la saman sorton: ĝi estis neniigata de la babilonoj; sed la religia disvolviĝ-procedo ne nur ne interrompiĝis, sed akceliĝis. Konforme al la novtempa spirito la judoj elakiris la etikan monoteismon; la grekoj la moralfilozofion, kaj ĉe iliaj gvidantaj intelektuloj la monoteismon kaj la socian etikon (Platonismo kaj Stoa). La sociaj bataloj estiĝintaj en la mezepoko pliakriĝas en la moderna epoko: en Izraelo la malriĉuloj kontraŭ la riĉuloj; en Grekio la popolamasoj (la “Demos”) kontraŭ la akaparuloj kaj senproprigistoj, pli malfrue la proletaro kontraŭ la kapitalo; en Romo la plebanoj kontraŭ la patricioj, la senposeduloj kontraŭ la riĉuloj, la sklavaj amasoj kontraŭ la subpremantoj. La ĉefaj postuloj estas: likvido de l’ ŝuldoj kaj novpartigo de tero kaj grundo. Sociaj reformoj estas ekprovataj: verŝajne komence de l’ 7-a jarcento en Sparto; 621 en Judeo; 594 (Solon) en Ateno; 367 kaj 133 en Romo. En Sparto la klasbatalo estis forigata por pluraj jarcentoj; sed en Ateno ĝi furiozis ĉiam pli akre; el ĝi naskiĝis la plej granda socifilozofo de l’ antikva epoko: Plato (nask. 427, mortis 347); same tie estis kreata teorio pri komunismo kaj la natura rajto. En Romo la sociaj bataloj ne havis profundan revoluciigan influon sur la spiritan vivon, kiel entute la romanoj ne estis intelektula popolo kaj nenion faris por la pluevoluigo de l’ religio, filozofio kaj de la sociaj ideoj; la romana intelekta vivo estas tre pala kaj malfrua rebrilo de l’ helena. La romanoj ŝajne aplikis sian tutan intelektan energion je militoj kaj subjugigo al fremdaj popoloj, kaj je la bazigo de l’ privatpropraja juro. En intelekt-evolua historio (escepte jura historio) la romanoj okupas tute negravan pozicion.

Unu rigardo al ekonomio kaj politiko de l’ antikveco evidentigas la grandan diferencon inter tiama tempo kaj hodiaŭa. Unue oni ekrimarkas la plenan mankon je maŝinaro kaj pli subtilaj instrumentoj. Anstataŭe ni trovas amasojn da sklavoj; komence estis sampopolanoj, kiuj estis sklavigataj pro ŝuldiĝo, poste estas militkaptitoj, subigitaj indiĝenoj, aŭ de sklavkomercistoj rabitaj homoj, kiuj de grekoj kaj romanoj estis amase aĉetataj sur la merkato kaj submetataj al la plej senindulga ekspluatado; ĉe la judoj ekzistis malmulte da sklavoj. Ankaŭ la ŝtata vivo aspektis aliel. La ŝtato estis dum jarcentoj nur unu urbo kaj ĝia plej proksima ĉirkaŭo; la plej famaj estis Ateno, Sparto, Romo. Tia urb-ŝtato (civito) greke nomiĝis “polis” (derivaĵo: politiko), latine “civitas” (derivaĵo: civilizo). Tiuj ĉi civitoj estis do malgrandaj teritorioj kun origine ĉ. 30 mil ĝis 40 mil liberaj civitanoj. En Grekio ekzistis pluraj tiaj civitoj, same en Italio. Parte per militoj, parte per ligkontraktoj ili unuiĝis en unu grandan ŝtaton. Ĉiu libera civitano estis samtempe soldato: la ekonomia laboro estis tasko de l’ sklavaj amasoj. Unue la romanoj kreis iom post iom imperion kun regantaj tavoloj kaj subigitaj popoloj. La romanoj evoluigis pli malfrue ankaŭ la feŭdismon kaj la servutecon, kiam la sklavlaboro montriĝis neprofitdona aŭ nepolitika.

M. Beer. Elgermanigis N. B.

Kelkaj faktoj pri la Ĉinia-Orienta Fervojo

Dum la lastaj okazoj estas ĝustatempe karakterizi ĈOF kaj ĝian specifikan mastruman kaj politikan signifon.

Por konstrui la finan parton de la granda siberia fervojo, t. e. la ĈOF, estis farita kontrakto la 27-an de aŭgusto 1896 inter la ĉinia registaro kaj rus-ĉinia, poste rus-azia, banko.

Laŭ la kontrakto la ĉinia registaro havas nenian rajton krom difini prezidanton por la asocio de ĈOF, oficantan kiel peranto inter la administrantaro kaj ĉinia registaro. Post 36 jaroj de la malfermo de l’ ĈOF, Ĉinio rajtas aĉeti ĝin kaj post 80 jaroj de tiu momento ĝi senpage transirus al la ĉinia registaro.

En jaro 1898 la asocio de ĈOF kaj ĉinia registaro konfirmis aldonan interkonsenton por konstrui la sudan branĉon de Ĥarbin ĝis Port Artur, grandparto de kiu laŭ la portsmuta kontrakto foriris al Japanio (Sud-Manĝuria Fervojo).

La banko kaj mem la asocio de ĈOF estas mask-personaro, malantaŭ kiu sin kaŝis la rusa registaro. Senescepte ĉiuj monaj k. a. rimedoj por konstrui kaj ekspluati la fervojan linion, eliris el la rusa regna kaso, enkondukanta tien akci-kapitalon de la ĈOF-a asocio (kiu estas donita al ĝi de la registaro je formo de senprocenta prunto de la ŝtat-banko). La konstruado, komencita en 1897 kaj finita en jaro 1903, postulis 459 milionojn da or-rubloj. Deprenante prezon de l’ foririnta parto al Japanio (la S.-M. Fervojo), restas 378 milionoj da or-rubloj. Krom tio la kaso elspezis dum la unua dekjaro de ĈOF-a funkcio 178 milionojn da or-rubloj.

[BILDO p.2 | 38,23,82,45] Foto de monta pejzaĝo kun la Granda Ĉinia Muro serpentumanta tra la deklivoj. Subskribo: Ĉe la nordlimo de Ĉinio (Manĝurio). Parto de la Granda Ĉinia Muro

ĈOF estas konstruita kiel la tuta rusia fervojreto, larĝinterrele; nuntempe ĝi distancas sume 1727 kilometrojn. El tiu kvanto la Manĝuria-Pograniĉna fervojlinio okupas 1485 kilometrojn. Sur ĝi la 1-an de januaro 1928 estis 513 lokomotivoj, 11 259 varaj kaj 714 pasaĝeraj vagonoj. La fervoja linio havas 22 memstarajn oficejojn kaj la 1-an de aprilo 1928 tie laboris 30 185 laboristoj kaj oficistoj.

Ĝis konstruado de la ĈOF en tuta Nord-Manĝurio loĝis ne pli ol 2 milionoj da homoj kaj en regiono proksime lokita al ĈOF ne pli ol 1½ milionoj. Nuntempe en Norda Manĝurio loĝas 13,5 milionoj, el kiuj 10 milionoj en regiono de ĈOF. La transport-agado kreskegis en jaro 1924: estas transportitaj 2996 milionoj da milkilogramoj kaj en 1927 4882 milionoj da milkg., el kiuj

[REKLAMO p.2] LINGVAJ RESPONDOJ (Plena Kolekto). Unu volumo in-8, 92-paĝa 1.— mk. g. Multfoje petoj estis faritaj al D-ro Zamenhof, ke li klarigu kelkajn gramatikajn aŭ lingvistikajn demandojn. Ĉiam li respondis bonkore. Pli ol 100 respondoj estis tiel faritaj de li, kaj estis iom post iom publikigitaj en La Esperantisto (1889—1893); La Revuo (1906—1908); Oficiala Gazeto (1911—1912). Ili aperas nun en tiu verko logike ordigitaj kaj kun devenaj referencoj. Kvankam ili devas esti konsiderataj kiel oficialaĵoj, laŭ deziro de Zamenhof, konfesinde estas ke ili multe utilas al legantoj. Havebla ĉe Administracio de SAT.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 455

2½ milionoj konsistas el grenaj eksportaĵoj. Pli ol duono el la transportaĵa torento fluis tra Vladivostok (en jaro 1927 el 2600 milionoj da milkilogr. estas traveturigitaj 1415 milionoj).

En jaro 1928 ĈOF transportis pli ol 6000 da traveturantaj pasaĝeroj vojaĝantaj el kaj al Eŭropo.

Ĝis la tutmonda milito de ĈOF estas ricevitaj nur seriozaj malprofitoj. Pli poste la situacio ŝanĝiĝis dank’ al amaso da militransportoj el Vladivostok okcidenten. Dum la ĝenerala detruo kaj malpliboniĝo de l’ mon-cirkulado la ĈOF donis ankaŭ nur malprofitojn en jaro 1918. Kaj nur en jaro 1921 ĝi denove komencis profiti iomete. Kiam la fervojo transiris sub sovetan-ĉinian gvidadon, subvencioj de lokaj ĉiniaj institucioj (meze 3½ milionoj da or-rubloj jare) alportis puran enspezon signifan, en 1924 — 7,5, 1925 — 15,5, 1926 — 16,1 kaj 1927 — 9 milionojn da or-rubloj.

Ĉinia-Orienta Fervojo estas konstruita kiel koncesia entrepreno de cara Rusio. En la gvidado de la fervoj-linio, eĉ en la tuta zono senfremdigita agis nur rusaj leĝoj kaj rusa registaro. Ĉinio fakte neniel partoprenis ĝin. Norda Manĝurio post la konstruo de ĈOF estis batalejo por imperialisma politiko de cara Rusio kaj sama ĝi restis post la malvenko dum la rus-japana milito.

La situacio ŝanĝiĝis nur post la oktobra revolucio, kiam estis forigita cara Rusio kaj regadis en Siberio civilmilito, kiu fortranĉis la vojon de l’ leĝa posedanto, — soveta registaro, restigis la ĈOF en mano de Rus-Azia Banko, pliĝuste — de malleĝa franca — blankgvardia organizo, kies organiz-loko estas Parizo kaj kiu proprigis al si spite la statuto, nomon kaj eksterlandajn aktivojn de la banko. Ĉi-lasta, ne havante ian bazon, estas devigata mem cedi al Ĉinio kaj en jaro 1920 la gvidado de la fervojo estis reorganizata je komencoj de influo de ĉinia registaro. Sed la potencrego de la falsnoma banko, kiu nenion elspezis por la ĈOF, eĉ ne unu moneron, povis ekzisti nur mallongan tempon. Post fino de la civilmilito kaj fortikiĝo de Siberio, ne estis eble al soveta registaro, en Ekstrem-Oriento ignori la rajton de la posedanto, kaj jen finfine en Pekino estas farita soveta-ĉinia kontrakto, reguligante private la problemon pri ĈOF. Tial ke Manĝurio estis ekster la limoj de l’ tiama pekina registaro, aŭtune en la sama jaro 1924 estas subskribita analoga interkonsento kun la manĝuria registaro, kaj de oktobro 1924 regis en la ĈOF miksita reĝimo de soveta kaj ĉinia administro.

La kontraktoj de la jaro 1924 agnoskas ĈOF kiel entreprenon nure komerc-karakteran, kiu transdonis ĉiujn antaŭajn publik-jurajn funkciojn de la administrado al la ĉinia registaro, al kiu private estas redonita la senfremdigita zono de ĈOF. Alia principo de la interkonsentoj estas miksita soveta-ĉinia egaleca gvidado, kies gvid-organo estas administrantaro el 10 anoj, difinataj poegale de soveta kaj ĉinia registaroj. Ĉefas ĉinia prezidanto kun soveta vicprezidanto, kiuj kune gvidas aferojn de ĈOF kaj interkonsente ambaŭ subskribas dokumentojn. Ĉiutaga kaj teknika gvidado estas konfidita al subigita al la gvidantaro civitano el USSR kaj al du liaj helpantoj, el kiuj unu devas esti ankaŭ soveta civitano. Ĉiuj respondecaj oficoj estas distribuitaj inter sovetiaj kaj ĉiniaj civitanoj. Problemoj ne solveblaj de la gvidantaro estas transdonataj al kunsolvo de sovetia kaj ĉinia registaroj. Laŭ la mukdena interkonsento templimo de senpaga, mekanika transiro de la ĈOF sub nur-ĉinian regadon estas pli-mallongigita de 80 ĝis 60 jaroj, t. e. de 1983 ĝis 1963. Krom tio plia mallongigo ĝia povas esti interkonsentata. Alirilate la kontraktoj de 1896 restas samaj, dum ne okazos kontraŭoj al novaj interkonsentoj kaj rompo de la ŝtata subvencio de Ĉinio.

Malgraŭ tio, ke la ĈOF estas konstruita nur el rus-popolaj rimedoj, ĝia pura enspezo estas duonigita po-egale inter ambaŭ flankoj. La priskribita reĝimo de unu flanko asekuras normalan funkcion de ĈOF, kiel grava komerca kaj transporta ŝtata komunikilo, kaj de alia — prezentas al Ĉinio tutegalan rajton kun Sovetio, duone partopreni la gvidadon kaj enspezon de la entrepreno.

Leoĝo Kapustin.

LA FLANDRA MOVADO

Komencante ĉi tiun artikolon mi estas certa pri nekonsentemaj opinioj ĉe pluraj samregionaj K-doj. Sed se mi defendus la malan vidpunkton pri la afero, same mi renkontus nekonsentemon. Tio kuraĝigis min al la verkado de ĉi tiu paĝo.

En Belgio estas 7 milionoj da loĝantoj. Laŭ oficialaj apartigoj, 3 milionoj estas loĝantoj de franclingvaj regionoj. La 4 aliaj loĝas en la flandra parto. Tio tute ne volas diri, ke en Belgio estas 4 milionoj da flandraj loĝantoj. En grandaj urboj kiel Bruselo kaj Antverpeno, la lingvo ĉefe uzata estas certe la franca. En la urbetoj kaj en la centroj industriaj la komercistoj kaj la burĝaro uzas plejparte la francan lingvon. Kaj eĉ la gvidantoj de la Flandra Movado ne forgesas lernigi francan lingvon al sia infanaro, ĉar ili konscias, ke la franca lingvo estas ilo pli valora, pli utila ol la flandra. Sed en la unuagradaj lernejoj oni nur lecionumas flandralingve. Tiel okazas, ke la laboristaro flandraregiona nur scias sian lingvon kaj ne la francan, dum en altgradaj lernejoj la franca lingvo estas la ĉefa. Tiu situacio estigis malegalecon inter franclingvanoj kaj flandralingvanoj. La unuaj trovis la vojon pli facilan al superaj studoj, ol la lastaj. Kaj en ĉiuj fakoj de la vivo, en la armeo, en la instruistaro, en la registaro, malegaleco regis.

Kiam laboristo ekzemple (pro deviga militservo) estis soldatiĝinta, alveninte la kazernon li ne trovis solan ĉefon, kiu scipovis lian lingvon. Kaj pro tiuj miskomprenoj¹ oftege malplivaloriĝis la flandralingvanoj. Oni punis ilin, dum iliaj franclingvaj kamaradoj estis preferataj de la oficiroj. En la administracioj, ĉiuj oficistoj nepre devas scii la francan lingvon, dum la franclingvanoj ne bezonas koni la flandran lingvon.

Tiu malegaleco estis la bazo por la postuloj de la flandria popolo. — Intertempe okazis la milito 1914—18. Belgio estis invadita. Germanaj armeoj estris super ambaŭ regionoj, la franclingva kaj la flandralingva. La germana imperialismo tuj spertis, ke la supremenciita spiritostato povus helpi al ĝi. Kaj la germanoj pensis pri sia nacia himno al pligrandigo de la patrolando.

¹ La legantoj trovos en “Servokapabla” de Georgo Eekhoud, trad. L. Bergiers (eld. ĉe Hirt & Sohn en Leipzig), tiun situacion pritraktita. (L. B.)

La rolo de la germana imperialismo

Germanio povus etendiĝi ĝis la Norda Maro, perforte subigante Nederlandon kaj aneksante Flandrion. Tiele Germanio havus eblon rekte ataki Briton kaj Francion. Estas evidente, ke ili ne klarigis al la flandroj tiujn siajn intencojn, sed aĉetis kelkajn propagandistojn, kies tasko estis montri al la flandra popolo ĝian servutan situacion inter la belga loĝantaro.

Tiu ĉi konscio jam estinte estis facile disvastigata, kaj nun oni allogis la popolon plenumante al ĝi kelkajn postulojn: oni flandrigis la Gentan universitaton kaj sukcesis naski “Memstaran Registaron Flandran”. La ĉefoj de tiu registaro (la “aktivistoj”) estis invitataj al Berlino ĉe la kancelieron. Multaj promesoj kaj intencoj estis pridiskutataj, kies precipa senco estis unuigo de Flandrio en Germanion.

Tiuj naciemaj agoj ne estas agrable priskribindaj por mi. Sed por kompreni la Flandran Movadon, estas nepra tasko. — Post la milito, la movado malkreskis. Sed okazis, ke en ĉiu partio politika troviĝis kelkaj personoj, kiuj opiniis interese por sia situacio revivigi tiujn emojn. La partioj, kiuj ĉefe enhavis tiuspeculojn, estis la katolika kaj la socialista. Ĉi lasta komencas kompreni sian eraron. La Katolika Partio ankaŭ suferas pro tiu movado, tute neatendite; ĉar favorante unue tiun movadon, nur kun politikaj celoj, ĝi helpis al la disvastiĝo de memstara partio: la Fronta Partio.

Kreiĝis flandra naciista partio

En la lastaj balotoj la deputitoj elektitaj je la listoj de tiu partio estis 11. Tio pruvas, ke la spiritoj estas tre prilaboritaj. Kaj kion reprezentas tiu Fronta Partio? La fundo estas katolika kaj estas direktata de la pastroj, malgraŭ la malpermeso de la episkopoj. Sed estas kompreneble, ke tiu partio prenas multajn voĉojn el inter la Laboristaro, ĉar ĉi lasta ĉefe estas interesita en tiu movado. (La burĝoj ne okupiĝas pri tiu lingva afero. Ili povas per mono havigi al siaj infanoj kian ajn instruon.) Kaj ĉu tiu partio defendas la interesojn de la laboristaro? Tute ne! Ekzemple en Orienta Flandrio, kie la katolikoj sukcesis regi absolute dum duona jarcento, kaj kiuj dank’ al la Fronta Partio troviĝas nun en malplimulto, tiu sama katolika partio

— paĝo 4 —

456 — SENNACIULO

daŭrigas sian regadon dank’ al la subteno fare de la Frontpartianoj.

Fakto estas, ke tiuspecaj movadoj estas malutilaj al la ĝenerala laborista movado. Oni povas konsenti, ke ĝis nun la flandralingvanoj estis neegale estimataj kompare kun la franclingvanoj. Sed tio ne estas mirinda: la nuna sociordo interesiĝas pri la homoj nur laŭ ilia utileco por siaj celoj. Kaj la sama situacio devas sin prezenti en la aliaj landoj, kie ekzistas pluraj lingvoj, kies unu havas nur mondan relativan valoron. Por la kapitalistaro, oficisto aŭ laboristo franclingva estas pli utila ol flandralingvano. Kaj tiu problemo prilingva devas tamen esti solvata, nur temas kiam kaj kiel.

Persone, mi inklinas je la unuigo de la instruado en unu lingvo. Ĉar mi kredas, ke sola lingvo estas pli interesa por la laborista batalo kaj ankaŭ por la klerigado de la laboristoj. Mi scias, ke tiun solvon neniam akceptos la flandralingvanoj, ĉar okazas ĉi tie, kiel en la problemo pri internacia lingvo, se iu ajn nacia lingvo estus proponita. Eĉ se tiu lingvo estus pli valora ol la aliaj, ĉiuj alilingvanoj rifuzus ĝin.

La solvo de la lingva problemo

Ŝajnas do, ke tiu problemo restos longtempe sensolva. Nur kun la evoluo ekonomia kaj lingva povas estiĝi novaj faktoroj en tiu situacio. Ekzemple solvo estus la akcepto de esperanto kiel helpa lingvo, se la flandralingvanoj konservante sian nacian lingvon lernus esperanton (pli facila ol la franca) kaj la franclingvanoj konservante la francan lingvon lernus esperanton (pli facila ol la flandra). Tiu situacio kreiĝos same kiel en aliaj landoj. Ĉar ĉiuj fortoj ekonomiaj kaj sciencaj kondukas la tutan mondon al la unuigo de la lingvoj. La unua stadio estos la akcepto de iu lingvo, ekzemple esperanto, kiel helpa lingvo, kaj la lasta stadio estos la akcepto de tiu lingvo kiel universala lingvo. Nur tiam la problemo pri naciaj lingvoj estos definitive solvita.

Léon Bergiers (630).

S-ULO ESTAS MALPERMESITA

post la malpermesoj en Italio, Litovio, Latvio, Rumanio, Bulgario Hungario — nun ankaŭ

EN POLIO!

Nia respondo estu:

Pli intensigita varbado en la cetera mondo! K-doj! Ŝtopu la truojn ŝiritajn!

Varbu, varbadu senlace por via gazeto!

SPITE ĈIO KRESKU LA ABONANTARO DE “S-ULO”!

La Laborista Problemo en Usono

(3-a daŭrigo. Vidu n-ojn 250—252)

IV.

LA DUNGMETODOJ

Iam la laboristo alvenis al la kradon de la fabriko, alvokis la pasantan laborejestron kaj petis de li laboron. Hodiaŭ li sin turnas al dungoficejo. Li, unue, eniras vastan atendejon, komforte kaj kelkfoje elegante meblitan. La estroj opinias, efektive, ke estas dezirinde impresi tuj favore la petantojn, por estigi ĉe ili simpation al la fabriko. Kora akcepto ĉe la dungoficejo estas tiom pli necesa, ke la unua impreso de la laboristo ne estas verŝajne tre favora. La vizitanto ja estas unue akceptata de la pordisto, kiu en multaj fabrikoj (ekz. “Rood Ruller Cie. Cheney Brothers Cie. American Brass Cie.” ktp.) estas policano, dungita kaj pagata de la kompanio.

Ĉe la dungoficejo skribisto demandas al la laboristo ĝeneralajn klarigojn pri lia personeco kaj pri la laborspeco, kiu plej bone taŭgus al li. Se la petanto ŝajnas serioza kaj rekomendinda laboristo, li plenumas t. n. “application bank”, t. e. dungpeton.

La dungpeto estas gravega elemento de modernaj metodoj pri dungado, kaj ĝi estis uzata, laŭ statistiko de Keli (Kelly), en 1916 jam en 77,8% de la entreprenoj.

Esplordemandoj al dungotoj

Ĝi esence konsistas el demandaro, kiun devas prirespondi la laboristo. Ĝenerale oni demandas lin pri lia nomo, lia adreso, lia edukado, lia nacieco, lia famili-situacio, la nomoj kaj adresoj de la entreprenoj, ĉe kiuj li jam estis dungata, kioman salajron li ricevis, la kialoj de lia foriro. Sub la titolo “rimarkoj” la oficisto sciigas poste sian ĝeneralan impreson pri la laboristo kaj la distinga priskribo (pezo, alto, karakterizaĵoj). Tiuj diversaj klarigoj permesas tuje enklasigi la postulantojn preferorde laŭ jenaj reguloj:

  1. Laboristo, kies loĝejo estas tro malproksima, ofte malfruiĝas, laciĝas rapide kaj baldaŭ serĉos alian pli proksiman laboron. Estas do preferinde elekti laboriston, kiu loĝas plej proksime.

  2. Por kelkaj laboroj, iu nacieco povas esti preferinda al alia. Ekz. usonaj laboristoj plej sukcesas praktiki kvalifikitajn metiojn, la slavoj simplajn kaj lacigajn laborojn; la italoj ĉion, kio postulas lertecon kaj rapidecon. Por eviti strikojn, oni ofte kutimas neniam arigi en la sama laborejo pli ol 10% da samnaciaj laboristoj. Male, oni ofte kunmetas la plej diversajn temperamentojn (italojn kun jugoslavoj, polojn kun litovoj), por konservi la malpacon inter la laboristoj kaj uzi iun naciecon kontraŭ la alia, se okazos striko.

  3. Tute male estas preferinde elekti samreligianajn laboristojn. Tiuj viroj, unuigataj per komunaj kredoj, kore rilatos, kaj pli certa estos kompleta kunlaborado.

  4. Ĉar fraŭlo ne havas famili-ŝarĝon kaj facile povas ŝanĝi sian loĝlokon, li ĝenerale aspektos kiel laboristo nerestema, sendisciplina kaj malatenta; male, familipatro, deziranta vivigi la siajn, estos malŝanĝema, disciplina kaj vigle laboros. Tamen, se lia familio estas tro multnombra, lia salajro estos nesufiĉa por permesi, ke ĝi vivu. Li devos sin turni al almozdonantoj, kaj ĉar lia menso estos ĉiam okupata pri la financaj malfaciloj, lia produktokvanto estos pli malalta. Same, edzino estas ĝenerale nerestema, ĉar ŝi nur okaze laboras, kiam la edzo estas malsana aŭ senlabora. La junulino, kiu vivas kun siaj gepatroj, serĉas ĉe la fabriko nur etan mon-aldonon kaj ne tre serioze laboras. Vidvino kun infanoj multe laboras hejme; pro tio ŝi ne sufiĉe produktas. La plej dezirindaj laboristoj estas do: la patro de ne tro multnombra familio kaj la virino vidva aŭ eksedziĝinta, sen infanoj.

  5. Plej ofte la dungoficisto demandas skribe la antaŭan mastron pri la daŭro de la laboro de l’ koncerna laboristo kaj la kvalito de tiu laboro. La plej granda parto da entreprenoj ne konsideras ĝenerale kiel gravaj la respondojn al tiu lasta punkto. Fakte, viro povas esti malbone kutiminta je iu laboro kaj tamen plej sukcese fari alian. Krome kelkaj mastroj ĉiam donas bonegajn informojn, ĉar ili ne volas respondiĝi pri malebligo al viro trovi laboron, eĉ se li malbone laboris dum sia dungiteco ĉe ili. Male kelkaj sisteme senkreditige parolas pri iu, kiu al ili malplaĉis.

Kompiltrad. Alĝeraj Esperantistoj.

(Daŭrigota.)

LASTHORE

La 9. SAT-Kongreso en Leipzig atestis en impona maniero pri la plifortiĝo de nia organizo. Sume anoncis sin por partopreno 1102 Gek-doj el 29 landoj. Fakte ĉeestis 662 Gek-doj el 22 landoj. El Sovetio ricevis vizon por eniri Germanion nur 2 K-doj (Demidjuk k Drezen) el 12 vizpetintoj.

La raportojn prezentitajn de la Plenum-Komitato sekvis akraj atakoj kontraŭ la gvidantaro de SAT kaj precipe kontraŭ K-do Lanti, kiu forte defendis sian agadon kaj ricevis la subtenon de aliaj debat-parolantoj. Fine solviĝis la konflikto, jam minacanta detrui la unuecon de SAT, per formulo restariganta la pacon. Estis akceptata finrezolucio, en kiu la Kongreso esprimas sian fidon al ĉiuj gvidantaj organoj kaj kies teksto aperos en la venonta n-o de “S-ulo”.

La aranĝitaj fakkunsidoj kaj specialaj paroladoj pli malpli bone sukcesis. Kongresfilmo povis esti montrata al la kongresanoj antaŭ ilia forveturo.

— paĝo 5 —

VOJAĜO AL LONDONO

Ĉu vi ŝatas vojaĝi? Ha, stranga demando, vi eble respondos, kaj vi pravas. Ankaŭ mi pensas, ke nur malmultaj esperantistoj povas esti, kiuj ne dezirus konatiĝi kun aliaj adeptoj de nia tutmonda lingvo loĝantaj sur terpecoj lokitaj ekster la landlimoj al ni fiksitaj. Nu, tio estis jam de longe mia profunda deziro, kiun fine mi povis efektivigi, sukcesante aranĝi vojaĝon al Londono.

Surŝipe

Estis sabato… En la havenurbo rapidegis la trafikiloj, polvoplenaj estis la stratoj, sur kiujn premis la varmo de septembra suno. Akompanate de kelkaj geamikoj, mi iris al la ŝipo, kiu portos min transmaren al mia celo. Tuj estis ordigata la pasportafero kaj enskribo, kaj post la trovo de mia kajuto sub la malantaŭa ferdeko, tute izolite de la vojaĝantoj de la unua klaso (kompreneble), mi atendis la okazontaĵojn. Ĝuste je la sepa eksonoris la fajfilo. Tien kaj reen rapidis la maristoj. La albordiĝa ponteto estis surŝipigata, falis la ĉeno de l’ antaŭa ŝipo kaj jam moviĝis la pinto for de l’ kajo. La ŝipo turniĝis sur la Maas, lastaj salutoj eksonis kaj post kelkaj minutoj la unutona bruo de la maŝinoj certigis, ke ni plenvapore maren veturas. Mi okupus tro da loko por priskribi la dumnoktan vojaĝon, kaj pro tio mi limigas min al unu travivaĵo.

Estis jam la dekunua nokte. La plenlunlumo arĝentumis la ondojn. Ĉiuj pasaĝeroj troviĝis sur la ferdeko. Tiuj de la dua klaso en ordinaraj seĝoj kaj tiuj de la unua kuŝantaj en remburoj, la virinoj fumantaj kiel kamentuboj — abomene: mi preferus jaron da punlaboro ol vivi en tia rigida, pompa ĉirkaŭaĵo. Mi promenis sur la malantaŭa ŝipo, kiam mi subite ekvidis malgrandan pordon, kiu kondukis en la internon de la ŝipo. Mi trapasis ĝin; malvasta, tre malpura koridoro, laŭ kies dekstra flanko troviĝis la malgrandaj kajutoj de la hejtistoj, akceptis min kaj kondukis al la maŝinejo. Ankoraŭ pordeton mi pasis kaj ekstaris sur fera ŝtuparo, tra kiu mi vidis profunde sub mi la blankajn moviĝantajn piŝtojn de l’ fortega maŝino. Momenton mi ŝanceliĝis, vidante la seriozan rigardon de l’ estro, sed tuj mi daŭrigis mian vojon. Post duba demando li permesis mian viziton, kaj kion mi nun ekvidis, mi neniam forgesos. En varmega, polvoplena atmosfero laboris du laboristoj (hejtistoj). Seninterrompe ili ĵetis la nigran nutraĵon en ses malfermitajn truojn, la fajron de la kaldronoj. Riversimile fluis la ŝvito super la duonnudaj korpoj, kaj ili aspektis kiel negroj. Ili apenaŭ havis la tempon, por respondi al kelkaj demandoj, kiujn mi direktis al ili. Respondi ja ankaŭ estis malpermesate al ili. Sen paŭzo ili funkcias kvar horojn, tiam sekvas kvar horoj da ripozo kaj poste denove kvar horoj da laboro ĝis atingo de la celo. Ofte ili estas maldungataj kaj denove dungataj, nur ĉar la sinjoroj entreprenistoj ne ŝatas havi devojn kontraŭ siaj laboristoj kaj la sola pago por vendita laborforto estas malalta salajro. Malseke pro ŝvitado kaj iomete konfuze mi fine reatingis la ferdekon. Profunde mi enspiris la freŝan aeron, sed ĝui la agrablan nokton mi ne plu kapablis. La impreso estis tro forta, kaj kuŝante en la lito mi ankoraŭ devis pensi pri la modernaj sklavoj en la ventro de naĝanta palaco.

La Londona trafiko

D i m a n ĉ o. La vagonaro rapidis tra agrabla pejzaĝo al Londono, kie mi alvenante en Viktoria-Stacio estis kore akceptata de kelkaj SAT-anoj, kiuj ĝoje salutinte min akompanis min tra la urbo. Kia diferenco inter urboj sur la kontinento kaj Londono! La giganta trafiko, la centoj da homoj, kiuj ĉiuminute trapasas la straton sen iu akcidento, kiun mi ĉiumomente atendis. Sed oni povis rimarki, ke la homoj ĉi tie jam de jardekoj kutimiĝis al la rapideco same kiel al la amasa ĉirkaŭiteco, kiun mi rimarkis trapasante la parkojn. Centoj, eĉ miloj da homoj, kiuj plenigas la parkojn dum dimanĉo, tute kontraŭe al la idealo de ni naturamikoj, kiuj ĝojegas pri la fina alveno de l’ dimanĉo por denove vagadi ekster la urbo, ĝui la belecon de l’ maro kaj en la trankvilo reakiri novajn fortojn por peza laboro de l’ sekvanta semajno. Bonan flankon tamen havas la parkoj en Anglio. Oni estas kiel en aliaj landoj devigataj resti sur difinita vojo, sed oni povas sidi kaj kuŝi tie, kie ĝuste plaĉas al ni.

[BILDO p.5 | 45,21,65,61] Viro, kiu portas sur la kapo altan stakon da lignaj kestoj, tenante ilin per unu mano.

Karakterizaj vidaĵoj

Vespere ni renkontiĝis en malgranda, sed agrabla kafejo komunista kun la nomo E l V a h i d. Por la unua fojo mi estis en eksterlanda rondo, kies nacilingvon mi ne komprenis, kaj tamen ni vigle diskutis. La interrilatoj estiĝis amikaj kiel inter jam delonge konatuloj. Estis unu el la plej interesaj vesperoj, kiujn mi travivis ĝis nun kun esperantistoj. Jam estis malfrua horo, kiam fine eksonis la ĝis “la (revido)” de la anglaj K-doj.

Lunde ni vizitis monumenton kaj poste la fiŝmerkaton, — tre interesa, kvankam malpura loko. Homoj kun larĝaj ĉapeloj el ledo aŭ araba gumo, kiuj balancante portas sur kapo 4, 5, eĉ 6 kestojn plenajn da fiŝo kaj glacio.

Unu el ili rakontis al ni, kiel oni trompas la anglajn patriotajn aĉetantojn, kiuj rifuzas aĉeti germanan fiŝon. La germanaj ŝipoj veturas ĝis malgranda haveno sur la Tamizo, kie oni transŝarĝas la fiŝojn en anglajn boatojn, transportante ilin al la merkato en Londono. Tie oni vendas ilin kiel anglajn aŭ nederlandajn fiŝojn. Bona patrioto, vi havu vian volon. Venante al la “Turo”¹, la malnova fortikaĵo, ni ankoraŭ vidis soldatojn vestitajn per kostumoj el la dektria jarcento. Anglio tre ŝatas ankoraŭ la tradician vestaĵon en soldata vivo. Ĉi tie multaj personoj estas senkapigitaj aŭ bruligitaj dum la mezepoko. Inter ili ankaŭ “Earl of Southampton”², la bonvolulo de Ŝekspir kaj la konata Tomaso Morus.

Tombo de Karl Marks

Mi tre deziris ankaŭ vidi la tombon de Karl Marks kaj tial ni aranĝis marde malgrandan ekskurson al Hajĝet (angle: Highgate). Tre bela loko, alte super la haladzo de l’ urbego, kie ni post sufiĉe longa serĉado fine sukcesis trovi la simplan blankan ŝtonon kun la surskribo “Karl Marx 1818—1883 kun edzino.”

Simpla tombo, kion vi havas por rakonti al la strangulo, kiu de tiel malproksime alvenis por vidi cin? Ĉu vere estas la grandulo kiun ci konservas en eterna ripozo? Ne, li ne mortis, li vivas kaj li daŭros vivi. La ok homoj, kiuj akompanis lin post mizera vivo al lia lasta ripozejo, estiĝis jam ok milionoj kaj malgraŭ la heroa batalo, kiu ondas ĉirkaŭ la marksismo, marŝas via ideo.

Kun samprofesiano

Alvenis merkredo. La glortago de mia feria semajno. Dank’ al Londona K-do mi konatiĝis kun samprofesiano, kiu hazarde estis ankaŭ esperantisto. Li akiris de sia estro la permeson gvidi min tra la bierfarejo, en kiu li laboris. Denove pruvo de la plej diversspeca utilebleco de esperanto. Ĉion li flue klarigis esperante, tradukis miajn parolojn al la anglaj kolegoj kaj ili ĝin denove al mi. Grandan diferencon mi rimarkis inter la labormaniero en Nederlando kaj Germanio kaj tiu de Anglio. Oni laboras malnovmetode, kvankam oni disponas pri modernaj maŝinoj. Tion kaŭzas la cirkonstanco, ĉar la bierproduktado tie ne ludas tiel grandan rolon kiel en Germanio. Interese estas noti, ke ĝis antaŭ la milito oni povis trovi en ĉiuj partoj de la mondo germanajn barelistojn. Tio ŝanĝiĝis dum kaj post la milito. Nuntempe la trinkaĵ-industrio estas truste ligita tutkontinente kaj estas unu el la plej profitdonaj industrioj, kiuj ekzistas.

La parkoratoroj.

Kelkfoje ni promenis dum la vespero en la urbo kaj rigardis la multvariecon de la ĉi tiea vivo. Homplenigitaj parkoj. En unu oni ludas publike teatron aŭ aŭdigas koncerton. En alia, ekzemple en Marbl Arĉ (angle: Marble Arch), la konata pordego en la norda angulo de l’ granda Hajd (angle: Hyde)-Parko okazas ĉiuvespere publikaj paroladoj de anoj

¹ Angle: Tower. ² Parolu: Örl of Saŭsemptn.

— paĝo 6 —

de la plej diversaj politikaj kaj ekleziaj tendencoj. En longa vico staras sur kesto aŭ malgranda ŝtuparo la parolantoj kaj fervore parolas al la grupo, kiu en pli aŭ malpli granda nombro ĉirkaŭas lin. Ĝis la 23-a h., eĉ ankoraŭ pli malfrue daŭras tio kaj poste? Nun poste ankaŭ ne malpleniĝas la parkoj, ĉar ili same kiel la preĝejoj en Londono servas kiel dormlokoj por la senlaboruloj.

“Ŭajtĉepl”

Kaj nun mi skizu ion, pri kio oni ne povas aĉeti poŝtkartojn en Londono. Mi celas la plej internacian lokon de la mondo, la kosmopolitejon nomatan Ŭ a j t ĉ e p l (angle: Witechapel), kie vegetas la “ŝaŭmo” de la socio. Iomete premantan atmosferon oni rimarkas trapasante ĝin dum tago. Videblaj estas nur malmultaj homoj, sed de tempo al tempo oni povas senti la penetrantan rigardon de paro da pikantaj okuloj de malantaŭ kurtenoj. Sed kun la falo de la mallumo ekvivas Ŭajtĉepl. Kaj por scii, kio okazas dum nokto, sufiĉas rigardi la nigran tabuleton antaŭ la policejo, kie estas anoncita, ke lastnokte malaperis virino, ke viro pribatita [?] kaj mortigita estas trovita, ke oni trovis infanon, ke malaperis du knabinoj ktp. Kaj se oni demandas, pro kio ekzistas tia vivaĉo? Nu simple pro tio, ke en nia bela sociordo tre granda parto da personoj, ne sukcesas trovi homindan ekzistadon.

La Brita Muzeo

Notu mi nur ankoraŭ la Britan Muzeon, kaj tie ĉefe la librejon. Eniri la grandan trankvilan halon oni nur sukcesas, se oni povas pruvi, ke oni iel estas studanto. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Tre multe da ĉinoj, japanoj kaj hindoj estas tie videblaj. Ili studas en Anglio kaj poste ili portos orienten la okcidentan kulturon. Karl Marks ankaŭ studis en la Brita Muzeo.

Intertempe alvenis sabato, la lasta tago el miaj ferioj. Mi faris nur viziton al la parlamentejo kaj postagmeze jam preparis min por foriri. Je la kvina akompanis min triope la bonvolaj angloj al la stacio.

Jam longe antaŭ la adiaŭo oni sentas sin for unu de la alia, nur en la momento de l’ ekveturo elfluas ankoraŭfoje la dankesprimoj, reciproka manpremo kaj akompanata de la “ĝis revido en Leipzig” la vagonaro forlasis la grandan halon.

Belega marvojaĝo finis mian “esperantan ferian lernejon”.

H a n s G a r t e n (10512).

[REKLAMO p.6] Havinda eldonaĵo de SAT estas Prologo Poemaro originala de E. Miĥalski 64 pĝ. kun titolbildo Mirinde fluaj k graciaj lirikaj versoj. Prezo: 0,70 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

PRI POLA MALDEKSTRA SOCIALISTA PARTIO

Antaŭ 2½ jaroj okazis disrompiĝo en la Pola Partio Socialista, aliĝinta al la Dua Internacio. La disrompintoj fondis la Maldekstran Polan Socialistan Partion. Gvidanto kaj ĝenerala sekretario de la nove fondita partio estis Andĵej Ĉuma (pole: Andrzej Czuma), famkonata aganto por la laborista afero kaj tre ŝatata de ĉiuj laboristoj en sia regiono (Krakovo-Zaglembia-Ĉehovice).

La sciigo pri l’ fondiĝo de la nova partio disvastiĝis fulmrapide tra la tuta lando kaj en ĉiuj urboj kaj urbetoj tuj fondiĝis rondoj el simpatiantoj.

La revoluciemaj devizoj kaj la sincera batalpreteco de P. P. S. Maldekstra logis al ĝi tre grandajn amasojn el la pola laboristaro. La partio kreskis de tago al tago kaj eldonis propran presorganon “Robociarz” (Laboristo), kiu estis disvendata en ĉiuj anguletoj de la lando. La influo de la Partio inter la pola laboristaro des pli evidentiĝis dum la pasintjare (4. marto) okazintaj balotoj al la parlamento. La P. P. S. Maldekstra montris tiam al la laboristaro, ke ĝi ne estas partio de disrompantoj de la laborista unueco kaj ne elstarigis propran balotliston. Ĝi kunigis sin kun la plej revoluciemaj partioj, ne atentante, ĉu ili estas nelegaj kaj persekutataj de la faŝisma registaro.

La rezulto de la balotoj estis sukcesplena. En Varsovio la listo de la “Laborista Unueco” (Kompartio k P. P. S. mald.) ricevis ĉ. 75 mil voĉojn, 2 mandatojn (antaŭe 1 m.), en Lodz — ĉ. 50 mil voĉojn, 2 mandatojn (antaŭe 14 mil v., 0 m.), en Zaglembia Dombrovskie — 3 mandatojn (antaŭe 1). En la tuta lando la listoj de la revoluciema proletaro ricevis ĉ. 1 milionon da voĉoj (antaŭe ĉ. centmil).

Nun la faŝismo ekvidis antaŭ si tre danĝeran malamikon kaj la persekutoj kontraŭ la maldekstra P. P. S. tuj komenciĝis. Arestoj okazis tra la tuta lando. Oni enkarcerigis la plej agemajn partianojn pro “kontraŭŝtata” agitado. La presorgano “Robociarz” komencis aperi malregule. Konstantaj konfiskadoj, monpunoj kaj malliberigo de l’ redaktanto malebligis ĝian regulan aperadon. Tamen la partio kreskis pli kaj pli. La lastaj balotoj okazintaj por la urbkonsilantaroj kaj malsan-kasoj en diversaj urboj elmontris tion tute reliefe (Lublin, Pabjanice). Tio verŝajne estis la kaŭzo de l’ persekutoj kaj subpremoj, kiuj plifortiĝis lastatempe kontraŭ mald. P. P. S.

Estas nun tute klare, ke la faŝista Pilsudski-registaro intencas disrompi la partion. Por tiu celo ĝi fiaĉetis al si por judasaj moneroj kvar perfidulojn, kiuj eniĝis en la C. K. de mald. P. P. S. kaj penis fari la disrompon. Sed iliaj intencoj fiaskis. La gardemaj partigvidantoj rapide ekkonis la celon de la perfidema kvaro kaj ilin tuj forigis de la C. K. kaj de la partio.

La registaro, vidante, ke la partio estas tro forta por ĝin disrompi de interne, penas ĝin detrui per aliaj rimedoj. Ekzemple, senmotive estis fermita la ejo de l’ partio en Varsovio kaj la loka komitato arestita. Laŭ la burĝa gazetaro la varsovia organizo havis interrilatojn kun la Tria Internacio. Senmotive oni arestis antaŭ du monatoj ankaŭ la ĝeneralan sekretarion K-don Ĉuma en Krakovo. Ĉiuj ĉi K-doj troviĝas ankoraŭ ĝis nun en la malliberejo. Same oni arestis dumnokte la prezidanton de C. K. kaj parti-prezidanton en Lodz, K-don Fr. Polka. Nun la tuta C. K. jam troviĝas malantaŭ la kradoj de malliberejo. Krom tio la registaro aplikas tre hontindajn rimedojn.

Antaŭ kelkaj semajnoj oni arestis la prezidanton de l’ junular-sekcio de P. P. S. M. en Lodz, kiu estis morte batata, ĉar li ne volis subskribi, ke li aliĝas al la “Ligo de Komjunularo en Polio”. Ankaŭ okazis subitaj traserĉoj en la loĝejoj de la plej agemaj partianoj en Lodz, kie oni “trovis” (legu: — trovigis subĵetite) “Ruĝhelpajn” listojn por kolekti monon, kaj tio sufiĉis por ilin aresti. Oni arestis i. a. kelkajn K-dojn, kiuj ekskursis el Lodz al Langvek [?]. Ĉiutage ni sciiĝas pri novaj arestoj en la tuta lando. Por havi bildon, kiel la arestitoj estas turmentataj en la “defenzivoj”, sufiĉas rememori la mezepokajn inkviziciojn. Por priskribi la turmentrimedojn, kiujn aplikas la faŝistaj banditoj, necesus multe da loko.

Tial estas tute ne mirige, kial oni tiel ofte aŭdas pri memmortigoj kaj malsatstrikoj de politikaj malliberuloj.

S a p y r A l i h.

★

“Porrikolta milito” en sovetia vilaĝo

Niaj nordrusaj kamparanoj terkulturas nun, kiel antikvatempe. Ili havas ĝis nun trikampan sistemon. La kampon ili disdividas je 3 partoj: sur la unuan ili semas sekalon, sur la duan — someran grenon (avenon, hordeon, terpomon, linon ktp.), kaj la tria restas nesemita kaj kovriĝas de herbo (kompreneble, tre malbona herbo) kaj estas nomata: “par”. Sur la “par” somere oni paŝtas la brutaron.

Niaj iloj por terkulturo estas senrada plugilo (ofte ligna, farita de kamparano mem kaj nomata “soĥa”) kaj erpilo, same ofte ligna (“boronâ”). Oni rikoltas [?] per rikoltilo (“cep” aŭ “privjaz”), — longa kaj mallonga bastonoj, kunligitaj per rimeno, kaj eĉ ventumas ordinare per ligna ŝovelilo (“lopâta”) kaj ventumilo. Tial rikoltoj okazas trioble, kvaroble ktp. Maŝinojn oni uzas tre malmulte: la kamparanoj estas malriĉaj kaj tre malkleregaj.

La sovetia registaro ĉiam penis klerigi la kamparanojn kaj plialtigi la rikoltokvanton. Ĝi havis sukceson. Ekzemple, antaŭ la revolucio, preskaŭ ĉiuj terkulturistoj en mia vilaĝo havis lignajn, hejme faritajn plugilojn; nun preskaŭ ĉiuj jam havas plugilojn aĉetitajn, laŭ eŭropa modelo (nur senradaj). Pasintjare mia vilaĝo ŝanĝis la trikampan sistemon por la 5-kampa. Sed nunjare ni havas plifortigitan “porrikoltan militon”.

— paĝo 7 —

Kiel scias ĉiuj legantoj, nunjare pro malbona somero preskaŭ en tuta eŭropa parto de Sovetio okazis tro malbona rikolto. Tio ne okazus, se la terkulturistoj laborus pli racie kaj klere. Krome ni povas observi la malplialtiĝon de l’ rikolto pro diversaj aliaj kaŭzoj: plimultiĝo de l’ loĝantaro, elmigrado de l’ kamparanoj en urbojn, malgrandiĝo de diversaj mastrumoj (nune multaj disdividas siajn mastrumojn, malgraŭ la porkolektiva propagando!), malaperigado de bienoj ktp. Kompreneble, se ni estus pli kulturaj, ĉiuj tiuj kaŭzoj (krom malgrandiĝo de mastrumoj) ne estus tiel danĝeraj kiel nun.

La regiona plenumkomitato de l’ sovetoj aranĝis nunsomere kelkajn terkulturajn kursojn: por la vilaĝsovetaj prezidantoj, por komjunuloj kaj vilaĝaj aktivuloj, por kleriglaboruloj (instruistoj kaj legejestroj). Estis dissenditaj la dekretoj de l’ distrikta plenumkomitato pri deviga ventumado, la greno semota per disspecigmaŝinoj (kie ili forestas, la regionkomitatoj devas ilin doni provizore) kaj aliaj plibonigoj de l’ semado. La tuta aktivularo estas alvokata helpi la registaron en ĉi tiu afero. Ni (geinstruistoj) faris multajn raportojn pri

[BILDO p.7 | 24,19,62,35] Foto: grupo da vilaĝanoj, viroj kaj virinoj kun kaptukoj, starantaj kaj dancantaj antaŭ ligna domo.

Vilaĝanoj en Norda Sovetio

[BILDO p.7 | 10,47,36,71] Desegnaĵo: kamparaninoj dum la rikolto, kun garboj de greno, infano kaj birdo.

Rikolto. Grafiko de V. Kasjan

terkulturaj temoj en nia kaj najbara vilaĝoj.

Nun preskaŭ ĉiuj kamparanoj en Doriŝĉi, havantaj propran avensemon, maŝindisspecigis ĝin. Multaj nunjare unuafoje alveturigis el la fabriko cindron por la kampo, kiel ternutron. (Ĝis nun preskaŭ neniu tion faris, kaj la cindro putris senutile en kavegoj.) Preskaŭ ĉiuj aĉetis kalkon por la sama celo. Por plibonigi la ŝafaron, la vilaĝanoj aĉetis kolektive bonspecan “romanovan” ŝafviron. Kaj kiel eksperimenton, la vilaĝaninoj, gvidataj de mia kolegino, decidis nunjare organizi kolektivan legomplantejon. “Nur kolektiva terkulturo povas esti bonprospera”, — diras nia registaro.

La lernejo same celas helpi la terkulturon. Mia lernejo havas 1 hektaron da kampo, sed, bedaŭrinde, mi ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos ĝin uzi, ĉar ĝi ne estas barita, kaj la regionkomitato ne donas monon por tio. Se la kamparanoj mem konsentos bari senpage — ni laboros; se ne — la kampo nunjare ne povos esti uzata. Krom tio, ni kun la gelernantoj pristudas la racian terkulturon. Por batali kontraŭ malutilaj insektoj, la gelernantoj pendigas ĉe la lernejo kaj hejme sturnodomojn (en nuna printempo tion faris 25 gelernantoj, kaj ili pendigis 92 sturnodomojn). Kiel eksperimenton, ni organizas la konkurson: kiu el la gelernantoj alportos aŭtune la plej grandan brasikkapon. Okazos ekspozicio, en kiu junaj legomistoj raportos al plenaĝuloj, kiametode ili povis ekhavi grandajn brasikkapojn. Por tio nun ili pristudas la racian brasikplantadon.

Tiel pomalmulte ni batalas por bona rikolto.

N i k o l a o U s o v, Vilaĝo Doriŝĉi, Leningrada provinco, Sovetio.

Pri “Popolaj Domoj” kaj similaĵoj

En n-o 243 de “S-ulo” K-do 11 082 plendis pri fuŝo de sialoka popoldomo, kiu fariĝis tute burĝa gastejo malinda je siaj nomo kaj celo.

K-do 11 082 tuŝas tre gravan problemon. Ĉu la socialismo estu nura ekonomia ŝanĝiĝo aŭ ĉu ĝi signifu ankaŭ novan, alian kulturon? Iuj marksistoj eble asertas, ke aliaj ekonomiaj cirkonstancoj kondiĉas nepre ankaŭ alian kulturon. Oni estu singardema. Por granda parto de niaj laboristoj socialismo signifas bone manĝi, bone trinki, multe da distroj, unuvorte: s i g n i f a s v i v o n d e l a h o d i a ŭ a b u r ĝ a r o.

Tial oni bonfartas en tiaj “popoldomoj”, kie nenio memorigas, ke oni estas proleto, kie oni estas kvazaŭ “sinjoro”. Tial oni klopodas imitaĉi la burĝon laŭ vestoj, laŭ loĝejo, laŭ multaj aliaj ĉiutagaj aferoj. Laboristaj gvidantoj, kiuj burĝece kondutas, estas de la samaj homoj atakataj. Sed kiu el ili agus en simila situacio alie?

Nur eta parto da laboristoj (mi laŭde menciu K-dojn inter la “Naturamikoj” kaj socialista junularo) penas venki la burĝon, la filistron en si mem kaj vivi laŭ nova, hominda, socialista maniero. Kuraĝe ili forĵetas regulojn pri burĝa societo, vantecon pri parolo kaj vestoj, fikutimojn, hipokritan seksmoralon. Jam verkas proletaj aŭtoroj pri vivo de la laboristoj, proletaj aktorgrupoj tramigras la landon, parolĥoroj prezentas suferojn kaj liberecsopiron de la amasoj, kunvenoj okazas sen alkoholo, sen fumado, honesta konduto laŭ vortoj kaj agoj disvastiĝas.

Ni, sennaciuloj, revoluciaj pioniroj, kunhelpu plifortigi la vicojn ankaŭ de la pioniroj por proleta kulturo!

G. N i c ŝ e, Chemnitz (Germ.).

Sur Patriotaj Batalejoj

Naturamika festo sur Ŝnepfenrid¹

14-an de julio okazis inaŭguro de naturamika hejmo de la grupo Kolmar (Elzaso). Kvankam mi loĝas malproksime de tiu loko, tamen mi volis partopreni ĉi tiun feston. Jam sabate vespere mi devis forveturi de mia loĝloko al Strasburgo, kie mi tranoktiĝis ĉe naturamika K-do. Jam antaŭ la kvara horo ni ellitiĝis kaj rapidis al stacidomo. Ebriuloj faletante forlasadis la gastejojn, kie kelkaj eble fordrinkis dum unu nokto la duonan salajron de tuta semajno. Multaj ankoraŭ kantaĉis kaj dancis. Ni rapidis por malaperigi tiajn abomenajn bildojn.

Je la 5-a horo ni forveturis de Strasburgo per porekskursa dimanĉ-vagonaro. Dum la veturado ni konatiĝis kun germaniaj kaj svisiaj naturamikoj, delegitoj al nia festo. Je la 7-a horo ni forlasis la vagonaron en Metzeral. Tuj ni povis rimarki, ke tie antaŭ 11 jaroj furiozis porpatriaj bataloj. La tute novkonstruitaj vilaĝoj kaj ankaŭ kelkaj domruinoj, detruitaj arbaroj kaj soldat-tombejoj tre bone atestis pri la okazintaĵoj. Post duhora marŝado ni atingis nian belan domon. Kelkcentoj da naturamikoj jam kuŝis tie sur la herbejo en arbaro aŭ promenis en la ĉirkaŭo.

La domo estas bele lokita apud arbaro; ĉirkaŭas ĝin paŝtejoj, — tre bona loko por skiveturado dum la vintro. Ĉirkaŭe estas ankaŭ kelkaj fromaĝfarejoj kaj turistaj domoj de burĝaj turistunuiĝoj. Ĉar la 14-a de julio estas ŝtata festotago, ĉie flirtis naciaj flagoj trikoloraj. Nur ĉe la naturamika domo estis ruĝaj flagoj kun naturamika insigno.

Je la deka horo komenciĝis la malfermo de la festo. Parolis delegitoj el Germanio, Saarlando kaj Svisio. Ĉiu parolinto akcentis, ke la naturamikoj devas kunhelpi detrui la landlimojn, kaj ĉiu finis sian paroladon per la vortoj “For la militon, for la landlimojn!” Bedaŭrinde inter la delegitoj troviĝis neniu esperantisto ne scipovanta la germanan lingvon. Ĉar estis la plej bona okazo por pruvi, ke sen la komuna lingvo ne ĉie estas eble ignori la landlimojn.

La landlimoj inter Elzaso-Lotaringio kaj Francio foriĝis jam antaŭ 11 jaroj. Sed ankoraŭ ekzistas altaj baroj inter elzasa kaj franca proletaro. Tiujn barojn nur povas ignori ni esperantistoj, kaj ni devas ankoraŭ doni al niaj klasorganizoj tiun rimedon por venki la lingvajn barojn.

Mi jam nun sciigas al naturamikoj kaj interesuloj, ke proksiman jaron ree okazos tia festo en la Vogez-montaro kun inaŭguro de naturamika domo sur Frécourupt (Frekurŭ’). “Monton liberan!”

(4671)

¹ Germane: Schnepfenried.

— paĝo 8 —

Piedpilkludo — la ĉefa distro en Britio

Aprobante artikolon de SAT-ano 10089, kiu aperis en “S-ulo” n-o 240, mi decidis alproprigi al mi la enhavitajn sugestojn kaj priskribas tial la ĉefan distron de la brita laboristaro, nome la piedpilkludon¹.

Imagu malluman novembran posttagmezon, sabate, en vasta industria urbego (ekzemple Glasgoŭ, angle: Glasgow). Jam silentis la sonorilaro, kiu anoncis la tagmezan laborĉeson por la grandaj ŝipkonstruejoj kaj cetera fabrikaro. Kaj nun, je la 14-a horo, aperas surstrate purigitaj, bone vestitaj gelaboristoj multnombre. Kelkiuj iras piede, sed la plimulto trame veturas al la piedpilkludejo. Ĉar ĉiu tramo tial estas tro plenigita da tiaj sport-entuziasmuloj, estas konsilinde pasi la vojon piede. Dume la kunfluanta amaso fariĝas pli kaj pli densa. Fine estas videbla la ekstero de l’ ludejo.

Tie jam miloj da rigardemuloj batalas pro la eniro. Penege specialaj policaj taĉmentoj, rajdante kaj piede, vicigas kaj samtempe gvidas la baraktantan amasegon eniren, kie por 1 ŝilingo (= 0,25 dol.) por plenaĝulo kaj 6 pencoj (= 0,12 dol.) por junulo estas havebla tribunloko.

Interne sur la vaste etenditaj tribunoj jam amase sidas la gelaboristoj. Iufoje muzikistaro amuzas la senpacience atendantan rigardontaron, kaj ĉe ludkomenco ne restas unu sola vaka tribunloko. Ofte pli ol cent mil piedpilkentuziasmuloj ĉeestas unu solan piedpilkludon (“match”).

Tuj je la 15.30-a h. anonciĝas la ludkomenco per amasega voĉbruado, kiu daŭras senĉese ĝis la ludfino. Ekscite instigataj de la ludo, multaj inter la rigardantoj eksuprenĵetas la ĉapelojn kaj eĉ malplenajn trinkujojn, botelojn ktp., kaj ofte portempa ludinterrompo okazas pro multaj perpugnaj bataloj. Ĝenerale la konduto de la rigardantaro estas tiel amuza kiel malplaĉega. Dum la ludado ekstere preskaŭ ĉe ĉiu gazetvendejo estas radie disaŭdigata la ludprogresado. Kaj tie la senmona senlaborularo kontentigas sin. Tiam je la 17-a, post 2½-hora ludado, la decidanta fajfo ĉesigas la ludon. En tiu momento ekkomenciĝas bruegado. La vastamasa homa svarmo ekmoviĝas elirejen. Multaj el la rigardantoj kojnigitaj de la amaso estas forportataj tra la elirejo, per la piedoj ne tuŝante la teron. Ĉiam ambulanco atendas kaj la sanitara personaro estas plenokupata precipe pro svenatakoj inter la elirantoj. Hejmen irante oni aŭdas jam la ĵurnal-vendistojn laŭte elvokantaj la fakton, ke la vendotaj ĵurnaloj enhavas la rezultojn de multaj piedpilkludoj okazintaj ĉi tiun sabaton tra tuta Britio.

Nature multege da interparoloj kaj disputoj daŭras, ĝis la sekvonta sabato anoncas pliajn piedpilk-batalojn. Kompreneble tiu piedpilk-ludado treege plaĉas al la bienposedantaro, kiu memvole helpe kaj influe subtenas ĝin, bone sciante, ke dum la laboristaro permesas al si tian piedpilk-ludadon, la cerbumado estas prokrastita kaj la venonta revolucio okazos ankaŭ nur en nedifinita tempo.

Antaŭ ol mi finas mian artikoleton, mi diru ion pri la ludantoj aŭ — pli precize dirite — la ludistoj, kiuj estante profesiaj, ricevas altajn salajrojn kaj akiras pli multe ol laboristo. Ofte ankaŭ la ludkapableco estas aĉetata aŭ kapabluloj estas interŝanĝataj de unu piedpilka klubo kun alia por miloj da anglaj funtoj. Estas klare videble, ke en la sporto en Britio la gelaboristoj ludas la rolon de l’ rigardantoj.

W i l l i a m C o w a n (10 085), Isle of Man.

¹ La aŭtoro uzas multe la formon “futbalo”, kiu fakte trudiĝis ĉie en la naciajn lingvojn. Sed ni ne volas decidi pri la uzindeco de tiu formo. — R e d.

★

Fumado inter virinoj kaj junulinoj

Kuracisto el Novjorko, D-ro Barber, deklaris, ke almenaŭ 60% de l’ infanoj, kiuj mortiŝ antaŭ la dua vivjaro, naskiĝis de patrinoj, kiuj kutimiĝis al fumado. Alia kuracisto elmontris, ke laŭ natura leĝo pro la fumado difektiĝas la naskoĉeloj kaj pro tio la infanoj estas pli malfortaj ol la normo. Tiu certigo devigas min averti la Gek-dojn. Estas la nescio pri tiaj faktoj, kiu kaŭzas plej grandajn perdojn. En laborista familio dum pluva dimanĉo patro, patrino kaj filino sidas hejme — fumante. Ĉie estas same. Antaŭ nelonge mi faris enketon ĉe 372 virinoj inter 12 kaj 55 jaroj. Jen la respondoj al la 4 demandoj faritaj: Respondis jese al 1. Ĉu vi fumas kutime — 10; 2. Ĉu vi fumis, sed ne plu — 33; 3. Ĉu vi fumas iomete — 125; 4. Ĉu vi neniam fumis — 204.

Tiel aperas, ke 45,1% fumis(-as), t. e. difektis(-as) sian sanon, sian patrinecon, tiel ke sekve de tio iliaj infanoj dumvive suferos je subnorma sano, ke pli ol normo mortos dum la unuaj vivjaroj. Ĉu tio ne devus sufiĉi por ni batali kontraŭ la fumokutimo?

Laŭ “Vegetarische Bode”, I. F.

La komuneco de lingvo estas grandega forto por tiuj, kiuj ĝin posedas. M e j e (france: Meillet).

Turkestan-Ĉumhurijat¹

Skizo de D e m e t r o A l b a n o v

Tram-ta-ta… tram-ta-ta…

Ie inter montetoj ekbruis la vagonaro, transkuris la limon inter Eŭropo kaj Azio kaj profundiĝis en senfinajn stepajn spacojn.

Sablaro. Tie — valo, alie — mizera kelkio da liliputaj senverdaĵoj, arbetoj kaj denove stepa, senlima, lacige unutona spaco.

La vagonaro kuras. Senlace interbabilas la radoj; preterŝoviĝas etaj kaj solecaj stacioj — gardantoj de stepa senhomo kja senparolo. Ĉe la stacioj preskaŭ forestas homoj, — la vagonaron renkontas staciestro sola. Pasaĝeroj ĝojas eĉ per tia distriĝo kaj nekutime atente okulfiksas lin, sed la soleca homo ŝajne heredis ursan malsociemon, — li rapide aranĝas diversajn pluirajn aferojn de la vagonaro kaj igas ĝin tuj pluiri.

Tago-nokton kuras la vagonaro, — ĉiam la sama restas la pejzaĝo: sablaro, senhomo, senvivo.

Ni kutimiĝis al la bruema, maŝinigita funkciado de la nuntempo. Ni kutimiĝis sufokiĝi pro troa malvastaĵo de urboj, grimpi per etaĝoj al la ĉielo pro manko de spaco, — tial stranga estas por ni sovaĝa naturo, senhomaj spacoj, glata neorganizita terebenaĵo.

Ĉu regas, do, iu tra tiuj ĉi vastaĵoj? Mankas homoj. Ŝajne ne troveblaj ili estas ĉi tie, ĉar ĉi tie estas regno de sablaroj, kaj eĉ domaĝaj kreskaĵetoj per sia malsana aspekto atestas, ke ili vivas sole pro miriga instinkto de l’ vivo, sen ajna favoro de la naturo.

Sed la homo scipovas adaptiĝi, tial li loĝas eĉ ĉi tie. En malproksima antaŭo aperis lia ejo kaj alkuris, alŝoviĝis renkonte al la vagonaro.

Estas loĝejo de kirgizo: ronda lignaĵa korbsimila ostaro, ĉirkaŭvolvita per krudaj lanaj tapiŝoj kaj matoj, ligitaj per ŝnuroj al la ostaro; konusforma tegmento kun truo ĉe l’ pinto por ellaso de fumo.

La kirgizo estas altkreska, larĝvangosta, inklina grasiĝi, proksima parenco de mongola gento. La popolo tre poeziema, muzikema kaj gastema kiel ĉiuj stepuloj. Bagatela afero por ĉiu estas rajde galopi kelkajn dek-kilometrojn simple por rakonti al “najbaro” freŝan novaĵon. Estas tre scivolema kaj kapabla la popolo, tamen tre malklera; kredo je diversaj superstiĉoj kaj diablaĵoj estas tre granda, tial ekz. oni preskaŭ ne konas kuracistojn, kaj ĉiuj malsanoj estas kuracataj per sorĉado kaj diversaj barbaraj rimedoj de iu loka sorĉisto. Furiozas malsanoj. La socirilatoj estas reguligataj per “adat” – kutima leĝo: la lasta tre malhelpas al ĉiu progresemo, ĉar ĝi donas pretajn regulojn por ĉiuj fenomenoj de la vivado kaj ne toleras novaĵojn. La homoj loĝas dividitaj per longaj distancoj; ĉefa ilia havaĵo estas brutaro, — ĉefa okupiĝo — paŝtado de tiu brutaro. Tial ili ĉiam ŝanĝas lokojn serĉante novan pli freŝan herbon. Kiam venas la tempo, oni rapide forligas matojn kaj tapiŝojn, demetas lignaĵan ostaron de la loĝejo, ŝarĝas per ili kamelojn kaj la tuta familio rajde vojaĝas ien, kie troviĝos kontentiga nutraĵo por la brutoj. Lokŝanĝemo determinas ĉiujn karakterizajn trajtojn de tiu du- kaj kvaronmiliona popolo.

Tram-ta-ta… tram-ta-ta…

Kuras pluen la vagonaro.

Malgaja nudeco de la stepoj iom post iom ŝanĝiĝas. Aperas kulturitaj kampoj, riĉkronaj ĝardenoj, argilaj, plattegmentaj vilaĝoj. Ankaŭ homoj vidiĝas, multkolore vestitaj, sunbrunigitaj, sed ne tiom larĝvangostaj kiel kirgizoj. — Uzbekio…

¹ Turkestano-Respubliko.

— paĝo 9 —

SENNACIULO 461

DISKUTEJO

PRI LA SEKSA TEMO

Ni ricevis pri la seksa temo kaj pri la demando: “Kia devas esti mia edzino?” tiom da diskut-artikoloj, ke estas neeble aperigi ilin ĉiujn en “S-ulo”. Sed ni almenaŭ volas konigi resume al la legantoj la esencajn punktojn kaj opiniojn el ĉiuj manuskriptoj, kiujn ni ricevis. Tiel ankaŭ la verkintoj havos iel sian kontentigon. Ni kontentas konstati, ke per tiu ĉi diskuto ankaŭ tre maloftaj kunlaborantoj ekprenis la plumon kaj turnis sin al la SAT-anaro. Kaj la rezultoj el tia diskutado en nia tutmonda skalo certe ne estas malbonaj. Per tiu ĉi publikigo ni fermas la diskuton pri ĉi tiu temo. Red.

K-do N. Barmin (14 663), Sebastopol, Sovetio, opinias, ke geedzoj kun diferencaj karakteroj kaj opinioj neniam povas pasigi harmonian kaj feliĉan kunvivadon. Se la edzo havas intereson pri sporto kaj la edzino ŝatas preĝejon kaj horkantadon, ili serĉas vivi ĉiu en sia medio, kreas al si rondon da novaj gekonatuloj, kaj komenciĝas tiel miskomprenoj; poste venas ĵaluzo, finfine larmoj, insultoj, eksedziĝo. Firman fundamenton de la amo formas unu celo, unu spirito, unu konvinko en la vivo ĉe ambaŭ geedzoj. Naciecaj diferencoj kompreneble ne devas ludi rolon (kvankam lin interesas pli multe amerikaj kaj italaj belulinoj, kun kiuj li dezirus korespondadi¹).

K-do N. Pargaĉevski (11 746), Sovetio, kontraŭdiras la eldirojn de K-do Paped en n-o 238 pri “seksa demando k sennaciuloj”. Al ties diro pri “anoncoj fremdaj al nia ideologio, malproksimaj de proleta etiko” li rimarkigas: Ĉu la etiko jam estas firme fiksita? Li opinias, ke nenia etiko, nenia ideologio povas malpermesi al proletoj aranĝi sian seksan vivon laŭ sia propra deziro. La sola etikpostulo ĉi-rilata estas, ke la viro kaj la virino estu tute kaj ĉiusence egalrajtaj. Pri “senutila amindumado” li rimarkigas, ke edziĝintoj kaj edziĝontoj ne mankas en SAT-anio kaj la aranĝado de l’ propraj (individuaj) aferoj ja ne malhelpas al ili aktive laboradi por la komuna bono.

K-do Peraire Lucien (9344) en Kazan, Sovetio, opinias laŭ la okazinta diskutado rajti konkludi, ke en SAT-anio ekzistas ankoraŭ multaj homaj bestoj. Li opinias necese per klerigado malfermi la okulojn al multaj pri la seksa temo. Li diras, ke li suferis, kiam li legis en “S-ulo” tiun plorindan polemikon pri praveco aŭ malpraveco de seks-temaj korespond-anoncoj. La laborista klaso ankoraŭ ne estas tro edukita kaj konscia. Sekve li prezentas al la Kongreso tiucelan proponon pri seks-edukado ĉe SAT.

K-do 9618 (Francio) opinias, ke beleco de virino havas sian valoron, sed ke tiu punkto tute ne gravas esence kaj ke vere indan homon nur animaj kaj spiritaj kvalitoj povas influi. Viro, kiu posedas malbelan edzinon, tamen povas kredi ŝin bela, eĉ la plej bela. Ni ne estu hipokritaj. Ĉiu K-d(in)o havas malbonan kvaliton aŭ malvirteton. Elektante kunvivanton, oni klopodu reciproke forigi siajn mankojn.

K-dino 2055 (Germanio) opinias, ke K-do Kozako ne pripensis la seksan diferencon, kaŭzatan de la seksaj organoj, ke neniam la seksoj estos samspecaj, sed nur samvaloraj. Ŝi konsentas, ke seninfana edzino laboru, sed ke estas malutilo por la infano, se la patrino faras eksterdoman laboron. Ankaŭ la kuirado (almenaŭ en Germanio) devas esti sciata de la virino. Daŭra manĝado en restoracioj estas tro kosta. Ŝi dezirus havi kiel edzon SAT-anon, ateiston, en politiko ne fanatikan, kiu estas migrulo, aprobanto de nudkulturo, nedrinkanto, nefumulo. Ŝi ĝojus, se li dezirus al si infanon kaj li devus esti bona patro. Beleco ne gravus. Ŝi ne volus esti sklavino de la viro nek sklavigi lin.

K-do Fedorovski (13059), Sovetio, opinias, ke la geedzoj en eduka, klereca grado ne devas malegali, ke klera viro ne devas edziĝi kun vilaĝanino, se li volas havi trankvilan, feliĉan edzecan vivon. Mono necesas por feliĉa edziĝo. Homoj, kiuj estas sen financa bazo aŭ ne havas sian laborforton kiel enspezfonton, ne pensu pri edziĝo.

K-do 7214 (Sovetio) opinias, ke tute ne estas peko, se iu fraŭlo intencas edziĝi nur kun fraŭlino havanta samajn kvalitojn kiel li mem. Estas diferenco inter la amo al subulino, amo kun nuanco de malestimo kaj kompato, kia estas nur seksa amo, — kaj amo bazita je egalrajteco kaj reciproka estimo. Estante mem edzo, li solvis la problemon tiel, ke lia edzino laboras mem kaj estas ekonomie tute sendependa. Ili ne registris sian geedziĝon nek ĉe pastro, nek ĉe ŝtata registrejo kaj ne ŝanĝis siajn familinomojn. Estonta infano portos laŭ ilia interkonsento unu el la familinomoj: filo — ŝian, filino — lian.

K-do 7658 (Aŭstrio) opinias, ke tute ne estas krimo laŭ hodiaŭa vivmaniero, se iu viro persistas, ke la edzino estu same sportulino kiel li. Ke li ankaŭ havis amatinon, sed ŝi timis deklivetajn vojojn, kondukantajn supren eĉ nur sur

¹ Bedaŭrinde italaj belulinoj ne povos ekscii pri la deziro de K-do B., ĉar “S-ulo” ne povas eniri en Italio! — Red.

La uzbeko diferencas de l’ kirgizo ne nur per sia aspekto — ankaŭ per la teniĝo. Ĝi estas sindetenema. Malvigla, vortavara homo, — cetere tio estas nur ŝajnaj trajtoj altruditaj per “ŝariat” — kutima leĝo de uzbekoj. Se kirgizoj estas relative indiferentaj pri la religio, uzbekoj ofte estas fanatike religiemaj, obeigantaj ĉiujn siajn agojn, ne nur sociajn, ankaŭ familiajn kaj morarajn, al la ordonoj de “ŝariat”.

Pastroj, popolaj sanktuloj, religiaj predikistoj, derviŝoj, eĉ simple iuj scipovantaj legi ian religian libron — ĝuas tre grandan influpovon je la popolo. Ĝi estas ĉefa kialo de la popola malklero kaj malprogresemo. “Ŝariat” antaŭskribis ĉiujn formojn de homaj rilatoj, de ilia agado kaj kunvivo; ĝi antaŭtaksis ĉiujn eĉ malgravajn fenomenojn de la vivo; ĝi donis nedetrueblajn formulojn, — tial ĝi forigis eblecon de memagemo, iniciatemo, progresemo. Influo de “ŝariat” estis precipe konservativa rilate la virinon. Laŭ ĝiaj ordonoj la tuta vivo de la virino estas subigita al volo de la viro-edzo; permesita estas aĉeto-vendo de ŝi kaj posedo al ŝi kiel al objekto; forprenitaj de ŝi estis ĉiuj rajtoj de memagemo; eĉ ŝia vizaĝo estis kovrita per vualo, por ke fremda viro ne povu ĝin vidi.

Kiel jam estis notite, la sindetenemo de l’ uzbekoj estas nur ŝajna trajto kaj ili estas amatoroj de ĉiuj festoj, promenoj kaj tumulto. Ŝatata loko de la tempopasigo estas bazaro, kie en multnombraj te-trinkejoj ili estas pretaj resti dum tuta tago, interparolante, aŭskultante muzikistojn, kantistojn kaj scivoleme observante fokusistojn (? Red.) aŭ atentante ian predikon de eklezia oratoro. La loĝejoj de l’ uzbekoj estas dividitaj je du partoj — vira kaj virina. Fenestroj kondukas en korton, la domo mem de strato estas barita per alta muro; tial la stratoj similas longegan argilan koridoron. En korto estas konstruitaj ĉiuj mastrumaj ejoj, ankaŭ akvoproviza baseno kaj elargila tablo, por ripozo kaj te-trinkado somere. En la domo preskaŭ mankas mebloj; argila planko estas sternita per kana mato, aŭ per tapiŝoj — en pli bonhavaj domoj. En muroj estas aranĝitaj niĉoj, kien oni starigas kofrojn, rulaĵojn el litkovriloj kaj kusenoj kaj te-manĝilaron — kupran kaj fajencan. La niĉoj estas kurtenitaj per grandaj broditaj tukoj. La vestaĵo de l’ viroj konsistas el riĉe pentritaj ŝtofoj katunaj aŭ silkaj, depende de l’ bonhavo, — virinoj male portas grizan supran vestaĵon, senmanikan, similan al mortovesto. La tolaĵo ĉe ambaŭ seksoj estas pentrita; la virinoj krom ĉemizoj portas ankaŭ tre longajn, ĝis maleolo, pantalonojn.

Grandaj urboj similas ian fabelan bildon pro ĉiama tumultego de pentrinda homamaso, pro meĉetoj¹ altstaturaj, kiuj impresige pentriĝas per siaj minaretoj sur la ĉielkoloro, por ĉiuj nuancoj de mistera Oriento. Ili [?] kalkulas miljaran estadon, sed ili plene kaŝis konstruajn principojn de malnova mahometana arto.

La ĉefa urbo — Taŝkent — estas urbo de la kontrastoj. Malvastaj, polvoriĉaj stratetoj, ĉiam bolantaj per amaso da homoj, ŝarĝitaj azenoj, kameloj kun sonoriletoj parolemaj, altradaj veturiloj, karakteriza bruemo de orienta bazaro — kaj eŭropaj stratoj, tramoj, aŭtomobiloj, misteraj minaretoj — kaj radio-anteno; eklezia lernejo, kie la Korano estas preskaŭ sola lernobjekto kaj — universitato. Ĉefa okupiĝo de kvarmiliona loĝantaro de Uzbekio estas plantado de kotono.

Tram-ta-ta . . . tram-ta-ta . . .

Denove renkonte kuras dezertaj vast-

¹ Temploj.

— paĝo 10 —

462 SENNACIULO

alpojn. Krome ŝi malŝatis lernadon kaj riproĉis al li, ke li lernis esp-on. Li ne postulis de ŝi div. sportojn, sed li deziris, ke ŝi lernu esp-on. Ŝi ne faris kaj ili ne geedziĝis. Li laŭdas la grandan utilon de l’ sporto por ambaŭ seksoj kaj por la infanoj kaj opinias, ke por la kunvivado de l’ seksoj precipe necesas vivo sobra, laŭnatura.

K-do 7359 (Francio) same kiel la antaŭa K-do konsentas plenan elekt-liberecon al K-do Kozako. Li diras, ke la “beleco de virino” kuŝas en la saneco, ke nia socia tasko estas flegi tiujn, kiuj spirite aŭ korpe malsaniĝis en la teruraj vivkondiĉoj de urbaj aŭ kamparaj industrioj. La forto de l’ proletaro estas, ke la geedziĝoj okazas pro amo, ne pro komerco. Tial laboristoj, kamparanoj naskas infanojn, kiuj malgraŭ teruraj deven-kondiĉoj venkas burĝidojn eĉ en burĝaj lernejoj. “Ni elektu belan virinon, sekvu naturon, eĉ se tiu virino estas iom “koketa”. Se vi atentus elekti nur komunistinon, vi perdus okazon venigi ĝis tiam senpartian personon al socialismo . . .”

KIEL SOLVI LA ANTITEZON?

Respondo de Elzasano al K-do 7359

Via respondo al Kataluno en n-o 249 de “S-ulo” instigis min okupi min pri kelkaj eraretoj esprimitaj de vi. Unue la vortoj “Alzaca, Alzacio” ŝajnas al mi tute ne bonaj k nebezonaj, ĉar ni jam posedas la radikon “Elzaso”, kiu certe estas etimologie pli ĝusta ol tiuj neologismoj (Vidu la oficialan klasikan libron).

Plie mi ne kredas, ke iuj elzasaj infanoj iam riproĉis al siaj gepatroj pro neinstruado de la germana lingvo, ĉar tio certe nur estas la rolo de la lernejo. Tie la infanoj ricevas la unuajn instruojn pri la literatura lingvo. La elzasa dialekto neniam k neniel povas anstataŭi la germanan lingvon, kiu cetere estas ĝia ido. En la skribaj interrilatoj de la elzasanoj, en iliaj gazetoj k periodaĵoj, eĉ sur la impostfolietoj de la franca registraro uziĝas la literatura germana lingvo.

Per la vortoj “iredentaj regionoj formas en la mondo ridindan societon”, K-do V. iomete ŝajnis primoki la aŭtonomistan movadon elzasan. Tio pruvas al mi, ke li tute ne konas la cirkonstancojn ekzistantajn en niaj du provincoj “liberigitaj” fare de la francoj. Estas certe tute facile kvalifiki ion kiel stultaĵon, kion oni vidas nur tra la okulvitroj de la nacilingvaj gazetoj; ĉiuj franclingvaj gazetoj estas partiecaj pri niaj elzasaj aferoj.

Laŭ la marksista principo proleto ne havas patrujon; do unuavice povus esti indiferenta, ĉu mi laboras sub mastroj komprenantaj aŭ ne mian gepatran lingvon. Sed praktike prezentiĝas la afero tute aliel. En nacia ŝtato la laboristo, oficisto ktp., kiu nur komprenas sian gepatran lingvon, ĉiam estos malprofitigata rilate al alia laboranto scipovanta la nacian idiomon (en nia kazo la francan). Tio okazas precipe en la grandaj entreprenoj, kies estraro estas nurfranca, aŭ en la ŝtataj administrejoj. Tie indiĝenaj laboristoj k oficistoj estas ĉiam malprofitigataj, eĉ kelkfoje persekutataj pro sia deveno “kontraŭnacieca” k lingva nescio. La elzasa aŭtonomista movado tute ne estas klerikala afero gvidata de pastraro nek burĝeca, kiel asertas konstante la naciecaj francaj gazetoj. Male ĝi sin bazas sur la tuta popolo laboranta, kies plej granda malamiko estas la nacieca burĝaro. Se vi iom priatentis la lastjarajn balotojn en Elzaso-Lotaringio, vi bone rememoros pri la venkoj de la aŭtonomistaj-komunistaj kandidatoj. Elzasanoj tute ne deziras ŝanĝi la naciecon, ĉar tio ne signifus ian plibonigon de la vivstato de nia laborularo. Tio, kion ni deziras, estas la administrado de niaj internaj provincaj aferoj per ni mem, sen la kontrolo de ia aŭtoritato en Parizo, kiu ne komprenas nian lingvon, nek nian ceteran vivkoncepton. Plie ni demandas egalrajtecon de nia germana lingvo kun la oficiala franca antaŭ la juĝejoj, en la administraj interrilatoj ktp. Eĉ la komunista partio en konsidero de la ekzistantaj faktoj devis meti en sian programon la punkton pri la liberigo de l’ elzasa popolo de la franca imperialismo k subpremo. La kompartio eĉ superis la aŭtonomistajn postulojn, postulante ĝeneralan publikan voĉdonadon (plebisciton) pri la estonta sorto de niaj du provincoj.

Mi ne povas kredi, ke en aŭtonomia Elzaso-Lotaringio nek la Kolmara komplotproceso, nek la persekutoj al centoj da politikuloj k partianoj fare de la registaro, nek la malpermeso de politikaj gazetoj pro uzo de “fremda” lingvo (la germana) estus eblaj. Kial niaj rusaj amikoj donis aŭtonomian memregadon al ĉiuj popoloj ne havantaj la saman nacian kulturon k lingvon kiel ili? Ĉu ne, por permesi al tiuj ĉi iamaj subpremitaj popoloj iagradan progreson en kulturo k socia rilato?

Ŝajnas al mi, ke la lasta vorto en tiu afero ne ankoraŭ estas parolita k ke la gvidantoj de nia organizo nepre estos devigataj revizii sian ĝisnunan vidpunkton tro teorieman¹.

Elzasano (7663).

¹ La Gvidantaro de SAT neniam difinis sian vidpunkton pri tiu demando k sekve tute ne bezonas ĝin “revizii”. Sed, kompreneble, ĉiu el la gvidantoj havas la saman rajton kiel K-do Elzasano, kiel ĉiu SAT-ano, eldiri sian personan opinion pri iu ajn problemo. Direkcio de SAT.

aĵoj. La suno preskaŭ dolorigas okulojn per sia ardado, la varmo sufokas.

Novaj homoj: altkreskaj, longvizaĝaj, belstaturaj, malhele vestitaj — turkmenoj.

Turkmenio estas lando de liberema popolo. Praŭloj de nuntempa turkmeno ne konis kampan laboron, — ili estis lokŝanĝemuloj, brutposedantoj, kiuj ne rifuzis ankaŭ militakirajn invadojn al la najbaroj. Sed venis rusoj. Turkmenoj pli longe ol aliaj turkestananoj defendis sian liberecon, sed la forto triumfis. Lando estis venkata, la loĝantaro kunpuŝata, ĉar la plimulto da plantebla kampo estis konfiskata je utilo de rusaj alvenintoj. Turkmenoj estis devigataj ekkomenci kampan laboron, ĉar paŝtado jam estis ne ebla. Sed ĝis hodiaŭ ili preferas al ĝi fiŝkaptadon, ĉasadon kaj ĝenerale liberajn okupojn. Malgraŭ sia malriĉeco la popolo estas tre adaptiĝema al ĉiuj vivkondiĉoj, tre vivema, poeziema kaj muzikema. La virinoj ĝuas relativan liberecon, almenaŭ oni ne vualas ilin, sed ili tamen estas flankigataj de ĉiu partopreno en sociagado: kialo — la sama “adat” kiel ĉe kirgizoj. Estas tre lertaj kudristinoj kaj brodistinoj la virinoj, — tapiŝoj de loka produktado ne cedas per sia kvalito al la tutmonde famaj, la persaj. En Turkmenio troviĝas ĉ. duonmiliono da loĝantoj.

Tram-ta-ta . . . tram-ta-ta . . .

Senlace interbabilas la radoj; pensemon ili inspiras per sia interbabilo kaj elvokas rememorojn . . .

Multaj estas popoloj, kiuj loĝas en vasta Turkestano. En dezertaj stepoj de Kirgizio, en verda Fergana valo, en sabloriĉaj varmegaj dezertoj de Postkaspmaro, ĉe glaciaj supraĵoj de Pamiro, — ĉie loĝas la posteuloj de iam sinjora mahometana imperio.

Riĉega estas Turkestano: ĝiaj riveroj de sur glaciaj montoj alportas trezoran ŝlimon kaj nutras per ĝi varmajn kampojn, igante ilin fariĝi mirige kreskopovaj kaj fruktodonaj. En ĝiaj montoj troviĝas sennombraj minoj kaj utilaj elfosaĵoj; ĉe montpiedoj verdiĝas nuksaj arbaregoj; la ĝardenoj donas multspecajn fruktojn, la maroj: Kaspa kaj Arala — fiŝaron, la stepoj — brutaron.

Belega estas Turkestano: la plej grandegaj montoj estas ĝiaj limoj de Ĉinio, Hindio, Afganio kaj Persio. Glaciaj kronoj de la montoj eterne brilas en ĉielkoloro. Ĝiaj urboj estas muzeoj de mahometana pasinto, de malnova mahometana arto, ili allogas homojn de tuta mondo per sia beleco, per severaj principoj de la konstruado kaj ornamo; eĉ ĝiaj dezertoj kaŝas ne eltrovitajn trezorojn, kiuj atendas la mastron.

Riĉega studmaterialo estas la historio de Turkestano, ĉar ĉiu peceto da ĝia tero memorigas ian historian fakton. Kaj ĉu la pasinto de la socio ne estas lernmaterialo por arto de nuntempa soci-konstruado? . . . (Daŭrigota.)

ATENTIGO!

Ni ricevas ofte diversajn grup-fotojn k. s., sed bedaŭrinde la sendantaj K-doj ne indikas, ĉu ili pagas la prezon por la kliŝo al nia Administracio. Sekve ni devas flankenmeti tiujn fotojn. Ni memorigas refoje ĉiujn sendantojn de bildoj, kiuj rilatas grupan vivon ktp., ke tiaj fotoj ne povas esti aperigataj senpage en “S-ulo”, sed ke prezo de 10 mk. g. por kliŝo devas esti pagata al la Administracio.

K-doj, kiuj sendas al ni manuskriptojn por la ĝenerala parto de la gazeto, estas petataj, se eblas, kunsendi ilustron por eventuala uzo! Red.

— paĝo 11 —

SENNACIULO 463

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

La 2-a Laborista Gimnast- kaj Sportfesto

18.—21. julio 1929 en Nürnberg

La devizo de la festaranĝantoj jam estis de komenco, ke la 2. Asocifesto de la germanaj laboristaj gimnastuloj kaj sportuloj nepre atingu kaj eĉ superu la unuan asoci-feston en Leipzig 1922. Oni tutprave povas diri, ke la esperoj faritaj por la festo plene efektiviĝis kaj ke ili firmigis plene la tradician reputacion de la germanaj laboristaj sportaranĝoj. Vole nevole ĉiuj rememoris pri la tagoj en Leipzig, ĉar denove la sama entuziasmo trafluis la vicojn de la festpartoprenantoj kaj transiĝis al la loĝantaro de la festurbo. Denove la amasoj tramarŝis en brila manifestacio dekduope la centron de la urbo, denove — kiel en Leipzig — la almarŝo por la amasaj liberekzercoj estis akompanata de pluvego kun fulmo k tondro, denove arbaro da standardoj almarŝis — se ankaŭ en alia formo — sub aplaŭdegoj de miriadoj da rigardantoj, kiuj ne forlasis siajn lokojn spite la pluvego. Sed: pluvo, vento — ni ilin priridas! Tio estis la vortoj, per kiuj la asocia prezidanto Gellert enkondukis siajn festparolojn kaj kiuj koncize kaj klare respegulas la animstaton de la partoprenantoj ĉe la amasaj liberekzercoj.

80 000 festpartoprenantoj estis alveturantaj dum ĵaŭdo kaj vendredo en preskaŭ 100 ekstraj vagonaroj. Riĉe ornamitaj per standardoj salutis la kvartaloj de la laboristaro kaj kora partopreno de l’ tuta laborularo kreis la bazon por bona prospero de la festo. Bonega stadiono, konstruita sur la historia Zepelin-kampo, kontentigas ĉiujn pretendojn, kiujn tiurilate povas havi koro de sportulo. Ĉie oni plenumis la unuajn konkurojn kaj faris la lastajn provojn por la liberekzercoj. Premante brilegis la suno. En la konkurejo, sur la ludkampoj, en la luktejo, en la naĝejo kaj dancringo, ĉie estis vigla vivo. Estas apenaŭ imageble, ke alia sporta organizo kapablus aranĝi sportan feston de tia amplekso kaj multvarieco.

La enkonduko de la festo okazis per malferma soleno en la magistrata domo, en kiu paroladis reprezentantoj de la urbo, la ministro por internaj aferoj K-do Severing, la prezidanto de la regna parlamento Löbe, reprezentantoj de la socialdemokrata partio, de la sindikataro, de la Socialista Sport-Internacio Laborista, de la eksterlandaj fratorganizoj kaj de simpatiantaj laboristaj organizoj. Ĉiuj rekonis la altan kaj gravan kulturan signifon de la laborista sporto kaj la internaciigajn celojn de la movado.

Special-prezentoj ĉe la Asoci-festo

Por ebligi al la sektoroj de la asocio, esprimi siajn proprajn konceptojn pri

[BILDO p.11 | 19,32,78,60] Foto: sportuloj en blanka vesto marŝas vice sur larĝa strato, portante grandajn standardojn; maldekstre altaj arboj kaj rigardantoj laŭ la trotuaro.

Manifestaciantaj sportuloj en Nürnberg

moderna korpkulturo kaj por akceli la multflankecon de la prezentaĵoj, okazis specialaj prezentoj.

La sud-germanianoj prezentis sekcian gimnastadon por 140 rigoj¹ kun 4500 partoprenantoj.

Ĝojiga vigleco montriĝis ĉe la ekzercoj de 18 aŭstriaj knabinoj, — plejparte Vienaninoj — kiuj ruĝvestite montris sur la verda herbejo de la dancringo ritmajn ekzercojn. Inter tiuj ekzercoj kaj ekzerco-sistemo de la germanaj gimnastinoj de l’ asocio ja estas konstatebla diferencego. Tie ekzercoj, plejparte atentantaj la formbelecon, tie ĉi celkonformeco de la ekzercoj, kiuj ekzercas la tutan korpon.

La saksoj sub gvido de Otto Zimmermann (Leipzig), prezentis dancversaĵon laŭ fabelo de Andersen, “La koloraj ŝuoj”, kies muzikon komponis Hermann Heyer (Leipzig). La ideo de l’ verko: Ludo pro vanteco kaj egoismo, kiu estas transkondukata al venko de la komunspirito, estas subtiligita formo de niaj ĝisnunaj ritmaj danc-scenigoj kaj unua komenco de estiĝanta fest- kaj danckulturo en Laborista Gimnast- kaj Sportasocio.

Büttnertanz (barelfarista danco): Vere belkolora bildo: la distrikta lernejo Nürnberg prezentis la barelistan dancon, laŭhistorie origine; ĝi entuziasmigis la tutan rigardantaron.

Gimnastinoj de la distrikta lernejo Berlin prezentis bonkombinitajn gimnastikaĵojn. La sud-germania ligo prezentis kun 2×40 gimnastinoj tre plaĉajn dancojn.

La asoci-lernejo

Ĉefa allogaĵo en la prezentaĵoj estis la du prezentadoj de la asocilernejo vendrede en la Apollo – teatro. Posttagmeza prezentado sub la devizo: “De infanoj por infanoj” montris la manieron, kiel la infanoj praktikas korpekzercojn sub fakula gvidado en Laborista Gimnast- kaj Sportasocio. Senbrida petolemo kaj ridanta, laŭimpulsa gajeco montriĝis el ĉiuj ekzercadoj. Kaj tio estas la ĝusto, ĉar nur tiel oni akiras komplete la infanan animon kaj kondukas ĝin — nerimarkite de la infano mem — per celkonforma laboro en la esencon de la laborista sporto. La vespera prezentado “Nia korpo” estis plena sukceso. Post enkonduko de efikplena parol- kaj movhoro: “Ni paŝadas”, junulinoj prezentis ekzercojn. Sekvis junuloj kun medicinpilkoj kaj prezentis idealan gimnastadon ĉe barno¹ kaj saltŝnuroj.

Poste venis gimnastinoj, prezentantaj gimnastikajn evolu-ekzercojn, transkondukantajn en aplikformojn. Plej viglan intereson trovis interesa komparo de la varb- kaj festekzercoj de la 1. asocifesto en Leipzig 1922 kun tiuj de la 2. asoci-festo. Jen pleje evidentiĝis la praktika valoro de la senlaca esplorlaboro de niaj asociaj teknikuloj. Finata la vespero estis per sportaj kantludoj, kiuj, kiel ĉiuj aliaj prezentoj, rikoltis aplaŭdegon.

Apogeon de la festo formis la festludo de la asocia junularo, kiun rigardadis pli ol 50 000 personoj. Dekmiloj devis reforiri. “Liberigu vin!” estas la titolo de la verko, kiu celas ribeligi la amasojn, volas for-

¹ Sportulaj rotoj.

¹ Paraleloj.

— paĝo 12 —

464 SENNACIULO

igi la amuzemon kaj prepari la vojon por nova pli bona estonto. Emocie estis la ĵuro parolita de miloj da junaj laboristaj gesportuloj. Ĝi finis per la kanto: “Fratoj al sun’, libereco”. Poste torĉa manifestacio je longo de kelkaj kilometroj tramarŝis la noktan Nürnbergon ĝis la foirejo, kie la junularo denove alvokis la flankestarantan laborist-junularon, eniri la vicojn de la laborista sportularo.

Dromsportaj¹ asoci-majstrecoj

Viglan moviĝemon disvolvis la dromsportuloj en la ĉefkonkurejo. Krom la germanaj sportuloj konkuris finnoj, hungaroj, aŭstroj, ĉeĥoslovakoj, poloj kaj latvoj. Malgraŭ la varmego dum la du unuaj festotagoj estis atingataj atentindaj rezultoj: svingpilk – ĵeto: Küfner (Nürnberg — tramistoj) 59,31 m. (nova asocia rekordo = n. a. r.) — ĝis nun 57,31 m. En la 400 m. — kuro atingis Brammer (Fichte, Hamburg) novan asoci-rekordon en 52 sek., post Wall, Finnlando, kiu kiel unua trakuris la celon en 51,8 sek. La disk-ĵetado rezultigis plialtigon de la asocia rekordo de 37,13 m. al 38,30 m. La ĵetinto estas Bräutigam (Arnstadt). En lancĵetado Drache (Heidenaŭ) starigis novan asoci – rekordon per 53,96 m. (ĝis nun 50,92). Takkinen ĵetis la lancon 60,30 m.

La 110 m. — barilkuron venkis Wall-Finnlando en 15,8 sek., antaŭ Naumann (Leipzig). En la 4×100 m.-stafedo venkis Vieno en 44,2 sek., dum ĉe la junularo Vorwärts-Süd, Leipzig, venkis en 46,8 sek. Venkanto en la 200 m. — kuro fariĝis Etholén-Finnlando en 23 sek. La 100 m. — kuron de virinoj venkis K-dino Stiebitz (Nürnberg-Süd), en 13,1 sek. Wagner (Leipzig) gajnis en la 5000 m.-kuro en 15 min. 40,2 sek. (Interdistancaj tempoj: 1000 m. 3 min. 05,5 sek.; 3000 m. 9 min. 22 sek.) La finno Maluri estis la tria kun 15 min. 51,5 sek. 10×100 m. por viroj, Vieno, 1 min. 52,3 sek. (asocia kaj internacia rekordo) 2. Feuerbach 1 min. 52,8 sek. 4×100 m. vor virinoj: Dresden-Cotta 53,7 sek. Stangaltsalto: 1. Legler (Dresden-Friedrichstadt), 3,50 m.; 2. Döbert (Hausen) kaj Schulze (Weisswasser), 3.40 m. Sume partoprenis la dromsportajn konkurojn 1650 gesportuloj.

Piedpilk-ludoj dum la festo

En la ĉefkonkurejo kaj en 35 piedpilk-ludejoj en kaj ekster la stadiono la piedpilkuloj tre vigle moviĝis. Ĉirkaŭe 150 trupoj konkuris en societaj ludoj kaj pro la asocia majstreco. Plej impone ludis la trupoj de Weiden (Sud-germania majstro)—Südost-Leipzig (Mezgermania majstro) 5 : 2 (3 : 1). 40 000 rigardantoj ĉeestis tiun eminentan konkuron kiun Weiden glate venkis. Pliaj signifaj rezultoj estas: distriktaj trupoj Nürnberg—Leipzig 3 : 1. La urbaj trupoj Berlin—Dresden ludis 3 : 3. La Berlinanoj estis pli temperamentaj. La ludo de la sektoraj trupoj Virtembergo-Turingio estis teknike altnivela. La interurban ludon Mannheim—Frankfurt a. M. gajnis Frankfurt 10 : 1.

La akvosportaj konkuroj

Dum grava varmego la naĝantoj vendrede kaj sabate plenumis sian konkurprogramon. En la decidaj konkuroj estis atingataj jenaj rezultoj: 400 m.-brustnaĝado por viroj: Lux (Berlin)

[BILDO p.12 | 23,31,81,59] Foto: grandega amaso da gimnastoj en blankaj ĉemizoj, starantaj en longaj regulaj vicoj sur la stadiono; fone arbaro.

Liberekzerca gimnastiko en Nürnberg

6 min. 43,9 sek. 100 m.-dorsnaĝado por virinoj Frohn (Berlin) venkis glate en 1 min. 36,1 sek. Vira flanknaĝado 100 m.: Faulde (Breslaŭ) 1 min. 17,3 sek. Liberstila naĝado: por junuloj: 100 m.: Trippensee (Berlin) 1 min. 13 sek. Virina poz-stafedo: 3×100 m.: Nürnberg 4 min. 5,7 sek. Saltado de viroj: Stiehler (Dessaŭ) 62²/₃ poentoj.

En la belege lokita Dutzendteich apud la stadiono laboristaj akvo-veturantoj montris al multnombra publiko kanot-veturadon, remadon kaj kanot-polo-ludadon. Tiu tre juna movado povas fieri pri sia ĝisnuna evoluo kaj la rezultoj atingitaj dum la asocia festo.

Manpilkaj ludoj

La viglan praktikadon en manpilkludo skizu sekvantaj ciferoj. Okazis sume 62 societaj ludoj. En tiuj estas: manpilkaj: por ludantoj 33, ludantinoj 1, junuloj 3. Rafpilko: ludantoj 3, ludantinoj 1, junuloj 1. Pugna pilko: 12 ludoj. Hokeo 2. Puŝpilko 3. Por la Asocia Majstreco konkuris: manpilko: ludantoj 14, ludantinoj 3. Rafpilko: ludantoj 3. Pugna pilko: ludantoj 12, ludantinoj 2. Tamburinpilko 7. Ludoj de la elludigitaj trupoj: manpilko: 5, pugna pilko 1. Sume 47 ludoj. Je tenisturniro okazis 117 naciaj turniroj, internaciaj 26.

En la manpilk-ludo pro la asocia majstreco gajnis la 10. sektoro kontraŭ la 5-a 4 : 2 (1 : 0). Vigla, bonega ludo.

Interlanda manpilk-ludo Germanio —Aŭstrio 17 : 2.

La pez-atletoj

En la kadro de la asocia festo ankaŭ partoprenis la Germana Atleta Asocio, kiu disvolvis internacian programon en luktado kaj boksado. En la boksado partoprenis 59 boksuloj, kiuj kompare al la Olimpio en Frankfurt tre bone evoluis teknike. Nur unu venkon forportis latvo, dum ĉiuj aliaj venkoj restis en Germanio. Ankaŭ en luktado estiĝis tre interesaj konkuroj.

La finiĝo de l’ festo

Dimanĉon, je 20-a horo, la festo estis finata per adiaŭaj vortoj de la festa komitato kaj de la asocia prezidanto K-do Gellert. Ambaŭ esprimis sian dankon kaj kontentecon al la loĝantaro kaj urba estraro de Nürnberg kaj al ĉiuj partoprenantoj, kaj akcelis prosperan disvolvon de la festa programo. La Leipziga junularo manifestigis la ĉeestantaron al ĵuro pri fidelo al la asocio kaj ĝiaj celoj. Man’ en mano staris la 100 000 ĉeestantoj kaj agordis la Internacion — jen la plej signifa momento de l’ tuta festo.

¹ Malpez-atletikaj.

Sporta Fakkunsido de la 9. SAT-Kongreso

Impona manifestacio el pli ol 100 gesportuloj esp. marŝis kantante de la kongresejo al la Lab. Gimnast- k Sportlernejo. Salutis la kunvenintojn la prezidanto de Lab. Gimnast- k Sportasocio de Germanio, K-do Gellert. Li akcentis, ke estas granda ĝojo por li, saluti la esp. sportulojn en propra domo. La amikeco inter niaj movadoj ne plu estas nova. K-do Wendt tiam raportis pri la agado de la Sporta Komitato. Li konfesis, ke ne ĉiam estis eble al li k liaj helpantoj, dece plenumi la necesajn laborojn, ĉar ili ja havas ankoraŭ aliajn okupojn. Sed li ankaŭ riproĉas k plendas, ĉar la kunhelpemo de la eksterlandaj K-doj ankoraŭ estas tre malbona. El la raportoj de la eksterl. K-doj nur tiu de K-do Jonas (Vieno), k letero de Lab. Sportasocio de Finnlando estis rimarkindaj. K-do Jonas alvokas la ĉeestantojn, agiti jam nun por la 2. Lab. Olimpio en Vieno 1931. La elektado de la Sporta Komitato rezultigis reelekton de la ĝisnunaj K-doj: Wendt, Schröter k Mersiovski (Leipzig), Matjas (Smolensk) k Lundström (Helsinki). Krom tio estis elektataj: Fielding (Cardiff, Anglio), Jonas (Vieno, Aŭstrio) k Feldmann (Plzen, Ĉeĥoslovakio).

— paĝo 13 —

SENNACIULO — 465

TRA ESPERANTIO

Laŭ kia metodo oni devas instrui esperanton?

Mi n e bedaŭras, ke en nia gazeto (n-o 248) aperis ampleksa reklamo por la metodo de s-ro pastro Ĉe. Ĝi havas efektive sian meriton, laŭ mia esploro. Tiun meriton mi volas nomi “entuziasmiga”. Li instruas al la komencantoj laŭ rekta metodo, montrante la objektojn kiel ajn, ĉu per bildoj, ĉu per la montreblaj objektoj mem aŭ gestoj. Liaj lernantoj ripetas la samajn vortojn kaj frazojn 1001-foje rutine kaj baldaŭ li respondas: Jes, mi komprenas vin!… Laŭ tiu flatkuraĝiga respondo de s-ro Ĉe, la lernantoj entuziasmiĝas kaj penas profunde lerni la lingvon. Sed bedaŭrinde estas, ke, kiam ili volas konstrui aliajn frazojn per la lernitaj vortoj, ili troviĝas en granda embaraso pro tio, ke en gramatika kaj sintaksa vidpunkto, ili ne multe povis sperti.

Mi ne volas diri per tio, ke s-ro Ĉe ignoras la plej bonan pedagogian sintaks-metodon aŭ la esp. gramatikon! Ne!… Mi nur volas pruvi, ke la malfaciloj, kiujn ofte oni trovas en la e k l e r n o de esp-o, ne kuŝas en strukturo de la internacia lingvo mem, sed en tiu de la nacia.

Ĉiu komencanto konstruas la frazojn laŭ la nacia stilo aŭ idiotismo kaj ne povas kompreni, kial li eraras, se oni ne klarigas al li en nacia lingvo. Do, necesas ke la instruanto estu samlingvano, aŭ almenaŭ konu la koncernan nacian lingvon por povi klarigi al la lernanto, ke ne kulpas esp-o, sed la nacia fraz-konstru-maniero.

Tiun ĉi fakton s-ro Ĉe ne ignoras, tial li, por ne fiaski en sia metodo, invitas siajn interpretistojn por traduki liajn frazojn laŭ la ĝusta senco kaj klarigi la kialon. Unu el tiuj interpretistoj estas iu s-ro Morario (se mi ne eraras). Sekve de tio la Ĉe-metodo ĉesas esti “rekta”.

La fantazia progres-nombro da novlernantoj (tri miliardoj naŭcent okdek kvin milionoj sepcent kvardek mil = 3 985 740 000) post tri jaroj da Ĉe-metoda instruado, igas min kredi, ke en 1933 eĉ la katoj kaj hundoj scios esp-on, ĉar sur nia planedo ne troviĝas sufiĉe da homoj (1 800 000 000) por plenumi la Ĉe-revon.

Mi emas eĉ kredi, ke s-ro Ĉe eble intencas vojaĝi al la Luno (per helpo de “ĉiopova” dio) por instrui esp-on al ĝiaj loĝantoj. Ĉar sur la Tero li ne efektivigos tian “miraklon”. Se tiel estas, ni SAT-anoj nur povas deziri al li: Bonan vojaĝon!! La svedaj esp-istoj ne kredu, ke se li forlasos la teron, ni ne plu povos trovi alian “metodon” por eklerni esp-on kaj perfektiĝi en ĝi! — Per kia metodo ni povas pli facile eklerni la internacian lingvon, K-do Soares? oni eble ekdemandos.

— Per lerte verkita lernolibro! — mi respondas.

Tia lernolibro devas esti sinteza. Ĝi devas enteni komence facilajn klarigojn pri la nacia gramatiko en nacia lingvo mem. Ne ĉiuj konas gramatikon kaj la plejmulto el tiuj, kiuj ĝin lernis, forgesis jam delonge la regulojn. La fundamentaj gramatikaj elementoj devas esti klarigataj per facilaj ekzemploj. Poste oni nacilingve klarigas la 28-literan esp. alfabeton, komparante ĉiun literon per similsona litero el nacilingva alfabeto. Tiele komencantoj “kurioze” antaŭenpaŝas.

Tiam oni prezentas al la lernanto la unuan esp. lecionon, akompanatan de bildoj numeritaj. Oni verkas tekston konforme al la bildo en esp-o kaj en nacia lingvo. Ĉiuj vortoj de la teksto devas esti lernataj aparte kaj figurataj en la koncerna leciono kun nacia paralelo en formo de leksikono, t. e., ĝi devas konsisti nur el vortoj, kiuj koncernas la bildon. En ĉiu leciono oni enkondukas du aŭ tri afiksojn. Krome, ĝi devas enteni malgrandan nacilingvan temon, kies enhavo koincidu kun la lernitaj vortoj kaj klarigoj gramatikaj troviĝantaj en la sama leciono.

La tasko de la lernanto hejme estas traduki la nacian tekston en esp-on kaj la esp-an en nacian lingvon. Ne estos superflue aldoni malgravan taskon, kiel ekzercon por la konstruado de la kunmetitaj vortoj, kiuj ĉiam devas rilati nur al la klarigoj, kiuj troviĝas en la kadro de la lernata leciono. La unuaj lecionoj devas esti tre simplaj kaj neniam oni devas trudi la akuzativon en la komenco. En ĉiu leciono devas figuri malsimila bildo, — sekve malsimilaj tekstoj.

De la komenco oni lernas la vortojn leksikone. Ekz., se la bildo prezentas la homan korpon, vortareto troviĝos ankaŭ tie, nur enhavante vortojn rilatajn la homon. Tiuj vortoj devas esti grupigataj gramatike, ekz.:

Substantivoj Adjektivoj Verboj Diversa
korpo riĉa ridi ofte
kapo dika kanti jes
piedo forta tikli nun
intesto sana salti laŭ
hepato bela dormi for

Tiele la lernanto kutimiĝas distingi la substantivojn de la verboj, la verbojn de la adjektivoj ktp. pro tio, ke li vole nevole rekonas la objekton per ĝia konstanta finiĝo “o”, ĝian kvaliton per “a” kaj ĝian movon per “i”. Enkondukante proksimume 100 vortojn en ĉiu leciono kaj variante ĉiam la tekstojn pri homa korpo, scienco, metio, kooperativo, agrikulturo, socialismo ktp., — dum 15 lecionoj proks. la lernanto sen malfaciloj akiras, tute kvazaŭ ludante, la elementan scion pri esp-o, kiu laŭ mi[?] sperto pli valoras ol multaj blufaj metodoj.

¹ Paralelo en nacia lingvo.

Tia lernolibro entenas ankaŭ en ĉiuj lecionoj klarigojn pri la naciaj idiotismoj, kiel ekz.: En Svedio mi demandis al kelkaj komencantoj: Kioma horo estas? Ili ĉiuj respondis laŭ la nacia stilo: “Estas la horloĝo naŭa.” Kie vi estis? “Mi havas estis en la vilaĝo.” Kion vi deziras? “Mi volonte volas tion.” Kion vi faris? “Mi havis kantis.” ktp.

Mi penis klarigi al ili, ke en esp-o ekzistas nur unu sola helpa verbo, “esti”. Sed vane; ili ne komprenis. Ĉu vi ne scias, kial ili ne komprenis? Tre simple… pro tio, ke ili ne konis la vortojn, kiujn mi uzis! Mi petis, ke unu el la progresantoj klarigu al ili en nacia lingvo kaj ili tuj komprenis la malgrandan eraron. Ĉu oni povas per rekta metodo klarigi tiujn diablaĵojn, se oni ignoras la lingvon, en kiu la lernanto havas fiksita la spiriton? Mi neas: precipe en kursoj por novkomencantoj. Kia ajn rekta metodo taŭgas nur por progresantoj, kiuj jam komprenas vortojn en sufiĉa kvanto. Por komencantoj la rektaj metodoj taŭgas nur por rompi la kapon al ili kaj al la instruanto mem, aŭ igi la lernantojn balbuti rutine kiel la papagoj.

Sed kion fari en tiu okazo? — oni demandos. Imitu la francajn K-dojn! — mi respondos. La lernolibro, pri kiu mi aludis, ekzistas fakte. Ĝi estas la metodo, laŭ kiu la franca proletaro lernas esp-on. Mi mem lernis esp-on per ĝi, apenaŭ sciante la francan lingvon. (Mi estas portugalo.) Dank’ al ĝi, la francoj ne bezonas alvoki eksterlandajn metodulojn. La libro estas titolita: “Cours Rationnel et Complet d’ Esperanto” = Racia kaj Kompleta Kurso de Esperanto. Ĝi estas eldonita de la Lab. Esp. Federacio (FEO) kaj ne propagandas nur por esp-o, sed ankaŭ por la Federacio kaj SAT. Ĉiuj ĝiaj ekzemploj spegulas proletan karakteron. Por konvinkiĝi pri la realo, provu nur mendi unu ekzempleron en Parizo (rue Bagnolet 177), prezo: 8 frankoj por eksterl., kaj vi juĝos persone, kiom valorus la enhavo por vi, se ĝi estus tradukita en vian nacian lingvon. Per ĝi oni ne nur lernas, sed ankaŭ f i n lernas la lingvon. Ĝi estas pedagogie sinteza kaj meritas reklamon. NUR VOLU, K-DOJ!

Soares (6727).

[REKLAMO p.13] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. La konata aŭtorino donas per tiuj ĉi pensigaj kaj emociaj rakontoj el laborista vivo bonegan legaĵon al niaj geknaboj kaj gejunuloj. Sed ankaŭ plenkreskuloj ĝuos la legadon de tiu bela rakontaro; niaj K-doj precipe ŝatos la fluan lingvon, la belan stilon, la facilan legeblecon. Aĉetu kaj legu! Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

— paĝo 14 —

466 — SENNACIULO

KIAL NI MEM MALHELPAS AL NIA LABORO

Senpacience mi ĉiam atendas “S-ulo”n: eble ĝi almenaŭ parte kontentigos la adresmalsaton, kiu konstante suferigas la LABESKON. Feliĉe adresoj enestas, sed konsternite mi haltas antaŭ ili: Kiujn el ili preni? Kiel ekscii la aĝon, la profesion, emojn kaj interesojn de la korespondpetantoj? Ĉu mi ne riskas interligi astronomon kun tajloro? konstruiston kun dancistino kaj profesoron kun junpioniro?

Mi demandas la K-dojn anoncpetantojn, kial ili tiel obstine rifuzas komuniki la informojn pri si, kiuj helpus pli raciigi la korespondadon, fari ĝin pli interesa por la korespondantoj mem. Ja ĉiu el ili preferos korespondi kun samprofesiulo, kun homo, kiu havas similajn interesojn.

Denove mi ripetas mian alvokon: sciigu en viaj anoncoj vian aĝon, profesion, emon. Interligu kaj peru korespondadon de neesperantistoj. Larĝigu diversmaniere la korespondadon — ĝi estas la plej efika rimedo por nia venko.

I. Lisiĉnik.

* * *

Ofte okazas, ke iu K-do, skribinte laŭ adresoj en “S-ulo”, ricevas kartojn, en kiuj oni pardonpetas pro nepovo korespondi, ĉar oni estas superŝutitaj per korespondaĵoj. Tiel la elspezo je mono kaj tempo estas vana, kio malakcelas nian sukcesan korespondon. Por eviti tiajn rezultojn, mi proponas, ke ĉiu anoncinto, kiu ricevis tro da korespondaĵoj, laŭpove transdonu la adresojn al alia K-do, kiu devas tuj komenci korespondadi laŭ ricevita adreso.

13 354, Sovetio.

ESPERANTO KAJ PROLETA ARTO

En Parizo okazos ĉe la Belvilŭaz (Bellevilloise; Sidejo de SAT k de la Lab. Esp. Grupo) dum septembro, kiel lastjare, p r o l e t a a r t – e k s p o z i c i o. Lastan jaron estis kvazaŭ nura hazardo, ke ekspozis en ĝi esp-ista artisto. Agu ni ĉi-jare metode! K-doj artistoj, artmetiistoj ĉiulandaj, alsendu por tiu ekspozicio multvizitota viajn verkojn, viajn artobjektojn (kun indiko de la vendprezo) ĝis 15. sept. Adresu: Pariza Lab. Esp. Grupo, 23, rue Boyer, P a r i s XX-e.

[REKLAMO p.14] Someraj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. Plzen. Socialdemokrata kultura societo “Dělnicka Akademio” aranĝis ekspozicion, kiun ankaŭ aktive partoprenis lab. esp-istoj per sia propra ekspozicio (esp. gazetoj, libroj, glumarkoj, stampiloj, poŝtmarkoj, diagramoj, statistikoj). K-do Pech ekspozis memoraĵojn el siaj vojaĝoj tra la mondo. — Danio. La esp. movado en Danio estas momente malforta. Nur antaŭ nelonge oni komencis pli grandskale propagandi. Kurso perkoresponda havas 319 partoprenantojn, eĉ kelkajn sur la malproksimaj Färöer-insuloj. Centra Dana Esp. Ligo (neŭtrala) havas 211 membrojn. Instruista Esp. Ligo 50 anojn. Dum la jarkunveno de tiu Ligo en Holbeck ĉeestis ĉ. 50 p., inter ili 7 svedoj k 1 germano. Manko de taŭga lernolibro estas multe sentata. Baldaŭ aperos nova lernolibro laŭ gramatika metodo de instruisto Fries. Oni decidis interrilati kun lab. radioasocio pro esp. kurso per radio. La lab. esp. movado estas treege sensignifa. Nur ekzistas klubo en Odense kun 17 K-doj, inter ili 6 SAT-anoj. En Kopenhago estas 2 studrondoj ĉe la socialista junularo kun po 10 lernantoj k 2 SAT-anoj. (W. Krey, 5486.) — GERMANIO. Chemnitz. LEA-distrikto Erzgebirge-Vogtland nun nombras 27 grupojn kun 350 membroj, inter ili 42 virinaj. Estas 48 kursgvidantoj. El tuta membraro estas sindikatanoj 274, liberpensuloj 66, SAT-anoj 114, legantoj de “S-ulo” 86, de “La Nova Epoko” 10, de naciaj lab. gazetoj 222. Eksiĝis el eklezio 180 anoj. 93 korespondas individue, 17 peras kolektivan korespondadon. Venonta distriktkonferenco okazos 1. sept. en Harthau ap. Chemnitz. I. a. raportado pri SAT-kongreso, estrarkunsido de LEA k intern. soc. junulartago en Vieno. Fondiĝis interne de la soc. junularo “esp. laborkomunumo de la soc. junularo en distrikto Chemnitz”. (3018.) — SOVETIO. Samara. Fervoja esp. oficejo ĉe Admin. de Samaro-Zlatousta fervojo daŭrigas dissendadon de peresp. leteroj tra la tuta fervoja reto. Ili estas legataj ĉe kunvenoj, presataj en div. pres- k mur-gazetoj. Ne eblas noti k kalkuli ĉiujn gazetojn uzantajn peresp. materialon. Ĉefaj ĝeneralaj gazetoj “Mezvolgia Komuno”, “Mezvolgia Komjunulo”, “Radiogazeto”, ankaŭ utiligas la let. La unue nomita gaz. presigis en feb./apr. ĉi jare en 11 n-oj materialon pri esp-an[?]; krome en 7 n-oj aperis 16 peresp. leteroj, el ili 4 kun kliŝoj (5583.) — V.-Voloĉek. Perbicikle tra la mondo vojaĝanta K-do Posern (el Germanio, 12 008) alvenis en nia urbo jam traveturinte 6 landojn k farinte 7000 km. Vizitinte div. fabrikojn k paroladinte pri sia vojaĝo k lab. situacio en Germ., li propagandis ankaŭ por esp-o. Multaj ĉeestantoj unuafoje vidinte eksterlandanon en sia urbo, tuj volis aranĝi kursojn por lerni esp-on, sed konsiderante la someran periodon, tiu afero estis prokrastata ĝis aŭtuno. Post du tagoj K-do P. forveturis al Leningrado k poste tra Siberio en Japanion k Amerikon. (8375.) — SVEDIO. La sveda lab. gazetaro pli malpli detale raportis pri la 4. kongreso de la Sveda Lab. Esp. Asocio, okazinta 7. julio en Ö r e b r o. K-do Adamson donis la raporton pri la stato de la Asocio: Kresko je ĉ. 300 membroj; nuna stato: pli ol 1100 izolaj membroj, 87 kolektiv-aliĝoj de organizoj. Krom la teknikaj raportoj oni pritraktis la demandon de kursoj ĉe radio. Ĉeestis eksterl. gastoj, reprezentantoj de LEA en Germanio k Aŭstrio.

[BILDO p.14 | 64,19,91,25] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo sur kartuŝo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Volter, KANDID AŬ LA OPTIMISMO. Esperanta traduko de E. L a n t i. Antaŭparolo de la tradukinto. Ilustroj de R. B a r t e l m e s. 162 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: 1.70 mk. g. Eld.: SAT, Eldona Fako Kooperativa, Leipzig O 27.

Mi samtempe legis tiun ĉefverkon de Volter (france: Voltaire) k la ĵus tre famiĝantan verkon “Im Westen nichts Neues” (Okcidente nenio menciinda) de E. M. Remark (fr.: Remarque). Ambaŭ estas pri- k fakte kontraŭ-militaj verkoj, do ĉiam aktualaj, dum patriotismo daŭradas regi spiritojn. La kontrasto inter tiuj du samcelaj libroj estas granda, k ĝi karakterizas tre klare kaj okulfrape la malsamecon inter klasika k nuna postromantika stilo¹. Nia samtempulo Remark suferis k pentras tre talente sian propran suferon. La suferojn de liaj amikoj ni ankaŭ nur vidas trans la emocioj de Remark mem, aŭtoro k heroo de sia verko (kvankam li feliĉe ne mortis, kiel lia heroo, dum 1918 sur okcidenta militfronto).

Kiam Volter-on premas samspeca sufero, li, dekok-jarcenta verkisto, anstataŭ esprimi tiun suferon mem, priesplorante, kulturante ĝin, — faras el tiu sufero penson, eĉ ŝercon. Tio estas klasikeco: pentri kvazaŭ senpasie. — Nur kvazaŭe, ĉar pasio bolas sub pentro. La forto en komiko ĉe Volter nur estis ebla, ĉar li tre pasie suferis, koleris, protestis en si mem kontraŭ la krueloj de sia tempo. Tiun premitan pasion li subite liberigis sub formo de geniaj ŝercoj kaj pensoj. Ĉe Remark ni vivas dum horoj en tranĉeo, n i ricevas la vundojn, n i perdas mortantajn amikojn, n i demandas: “Kial milito?” Ni flaras putran odoron de hom-buĉ-kampo. Ĉe Volter la romano flugas, ridetante super bataloj, hombuĉoj, seksperfortoj al la simpatiaj heroinoj, drono k pendigo de la simpatiaj herooj, k ĉiam komike, ŝajnas. Sed malgraŭ tiu komiko stranga sufero nin kaptas samtempe kun ridado. La faktoj efikas per si mem, k eble nur Volter kun sia facila, rapida stilo, kapablis montri en konciza verko la

¹ K-do Jief skribas al ni, ke li faris tiun (certe iom riskan) komparon inter la klasika Volter k la tute ne klasika Remark, por permesi al si facilan perekzemplan klarigon pri klasikismo k romantismo. Ankaŭ, por elstarigi k karakterizi pli oportune en kontrasto la verkmanieron de Volter. N. B.

— paĝo 15 —

SENNACIULO — 467

tutan homaron de sia jarcento kun la tiamaj malbonegoj, kiuj funde ne ŝanĝiĝis depost lia tempo.

Volter, Remark, ĉiu en siajarcenta stilo, plene sukcesas, ekmovi nian justan koleron.

Ni tre ŝuldas dankon al K-do Lanti, ĉar li elektis k tradukis tiom belan verkon. Li ĝin tradukis kun plezuro k perfekto: en ĉiu laboro, nur laborplezuro ebligas perfekton, bon-arton, eĉ en la laboro naski infanojn, aŭ traduki verkon. Reakciuloj-stultuloj, kiuj estas superstiĉaj eĉ en lingvo-scienco, ofte asertas, ke Volter aŭ Rab’le aŭ aliaj, kiuj skribis lingvon nun iom ŝanĝitan, “ne estas tradukeblaj”, ĉar tiu vorto, ĉar tiu nuanco, ĉar tiu delikat-sento estas tiom… tiom… tiom… La samaj stultuloj ekstazen falas, antaŭ bildoj tute forkolorigitaj, detranĉitaj, ne plu videblaj, ĉar tiuj bildoj estas antikvaj, do tiom… tiom… tiom… Tute kontraŭe, la stilo de granda verkisto estas tre fortoplena kaj simpla. Ritmo, belo, forto estas en la pensoj mem. La konversacio de kortegistino perdas sian signifon post du jarcentoj (sed ĉu ĝi iam posedis signifon?). Granda verko, ne.

Inter la modernaj francaj verkistoj al Volter plej parencas Anatol Frans. Jen frazeto, ekzemple, kiun li estus espriminta kun la sama sentmaniero:

“Ambaŭ estis multon vidintaj k suferintaj… Tamen Kandid havis grandan avantaĝon super Marten: li ĉiam esperis revidi Fraŭlinon Kunegond, dum Marten havis nenion por esperi…”

Lanti tradukis klere k klare tiun luman stilon de Volter; li skribas same simple k pripens-plene, — k mi vetas, ke la proksima verko, kiun tradukos Lanti, estos libro de Anatol Frans.

Eterna homkono tiel estas semata tra la tuta verko, kvazaŭ nevideble, inter aventuroj tra la tiam konita mondo, tiom rapide rakontataj, ke ĉe ĉapitrofino vi ofte surpriziĝas foliumante la ĵus legitajn paĝojn: “Nur ses paĝoj, k mi tiom travivis?”

Jief.

Miŝu Beraru, SPITE LA VIVON! P o e m a r o. Form. 12×16 cm. 114 pĝ. Prezo ne montrita. Esperanto-Instituto, str. Gl. Grigorescu 55/57, Cluj (Ruman.).

La aŭtoro kelkfoje sukcesas fari spritaĵon, sed tre malofte. Tre ofte li atentigas per kelkaj punktoj… “Atentu, ridu!” Oni ne ridas.

La vortfarado, la skribmaniero estas bonaj, rekomendindaj. Bedaŭrinde mankis tiu fajrero, sen kiu verko ne vivas.

Tre surprizas min speciala ludo, ĉu orienta? En “PROLOGO”, de K-do Mihalski, ankaŭ, troviĝas tiaj, ekzemple:

NE EKZISTAS… Amatino sen kaprico, Nek diablo sen malico, Nova domo sen fenestro…

ktp. dum plenaj paĝoj. Ok poemoj inter kvindek, el tiu poemaro, komplete apartenas al tiu sistemo. Multaj aliaj tre parencas. Burĝaj enuigaj ludoj. Burĝaro sukcesis malbeligi ĉiujn artojn. Dum sia regado, en 19-a jarcento kaj komence de l’ 20-a, la burĝaro forigis en muziko Wagner, Berlioz, nur aplaŭdis banalaĵojn de Meyerbeer, Ambroise Thomas (Mignon), de aliaj nun tute forgesitaj muzikverkistoj. Meblaro de l’ burĝaro, skulptarto, konstruado, estis la plej malbelaj kaj malkomfortaj el ĉiuj konataj civiliz-tempoj. Vestoj de l’ burĝaro estis tute ridindaj, ne-praktikaj: virinaj krinolino, korseto, pantalonoj de 1830, — viraj cilindroĉapelo, melonĉapelo, kolumo kun kolrubando, frako kaj aliaj vost-vestoj.

En literaturo, plejo da verkoj kaj tradukoj de niaj “kamaradoj” neŭtraluloj ŝajnas ĉerpita el tiu vestoŝrankaro de plej malbongustaj burĝaj geavoj.

Tio odoras je tineoj kaj naftalino.

Jief.

Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio. Kajero I. Junio 1929. Paris. Esp. Centra Librejo, 51, rue de Clichy. Prezo: 1 fr. sv. 24 pĝ. Form. 15×23 cm.

Tiu ĉi kajero, kiu enhavas la raportojn de la Lingva Komitato kaj Akademio, estas speciale interesa pro tio, ke en ĝi estas presitaj la vortoj, kiuj konsistigas la “kvaran aldonon al la Universala Vortaro”. Multaj el tiuj vortoj estis uzataj jam de Zamenhof, sed ankoraŭ ne estis oficialigitaj. Ĉiujn ilin oni kompreneble trovos en la SAT-vortaro.

N. B.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

De “IDEAL”-metalista fabriko laboristoj deziras korespondadi kun samprofesianoj. Ni produktas laktujojn. Moskvo 10, ul. Durova 37, zav. “Ideal”.

Al junkomunistoj de urbo Düsseldorf! Protektanta al vi organizo de junaj komunistoj el u r b o L u g a n s k deziras starigi k o l e k t i v a n per-esperantan interkorespondadon de siaj ĉ e l o j (ĉe urbaj laborejoj, fabrikoj kaj institucioj) kun k o m j u n u l a j ĉ e l o j el via urbo. Temoj de interkorespondado: junkomunista kaj pionira movadoj, kondiĉoj de laboro de laborista junularo kaj aliaj. Proponojn kaj adresojn sendu al: K-do N e s k o r o d j e v, Bjuro Svjazi, Oktjabrskij Rajonnij Komitet Komsomola, urbo Lugansk, USSR.

K-do BONESPER R. estas tro ŝarĝata per amaso da novaj koresp.-proponoj de eŭropaj Gek-doj, kiuj skribis, kvankam li anoncis nur por ekstereŭropaj gekorespondantoj. Ĉiuj skribintoj ricevos respondon post iom da tempo. De nun ricevotaj koresp.-prop. el eŭropaj landoj ne plu estos akceptataj. Nur seriozaj aferoj komuninteresaj estos respondataj. Li dez. havi novajn koresp. nur el ekstereŭropaj landoj, precipe Japanio, Ĉinio, Afriko. Adr.: K-do Bonesper Ruĝamo, p. a. Modern Book Shop, 350 East 81st street, New York City (Usono).

[REKLAMO p.15] Grava novaĵo por geinstruistoj tutmondaj! Soveta Pedagogia Revuo celas informi ĉiujn edukistojn kaj interesulojn pri kleriga kaj pedagogia laboroj en Sovetio. A b o n p r e z o : por 5 kurantaj n-oj 2.10 mk. g., ponumera prezo 0.50 mk. g. Inkluzive afranko! Abonebla en la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

★ ★ Gek-doj el la tuta mondo, atentu! La O k c i d e n t – L o n d o n a SAT-G r u p o aranĝos dum septembro ekspozicion por montri al la tiea laboristaro la utilecon de esperanto. Bonvolu sendi taŭgan materialon al K-dino L. Judd, 93. Cornwall Road, W. 11, London, antaŭ la 24-a de sept. ★ ★

MEBLAĴISTARO EL ĈIUJ LANDOJ! Sendu artikolojn pri via laboro, spertoj, vivkondiĉoj ktp. por presigi en la maldekstra labjurnalo “La Ĉizilo” (angle: “The Chisel”) al S. H a r r i s (11 072), 81, Chapeltown Rd. LEEDS (Britio). — Respondo garantiata.

JUNULOJ! ATENTU! Okaze de l’ i n t e r n a c i a j u n u l t a g o (1. IX. 29) el ĉl. amase sendu de viaj junulorganizoj al niaj L (salutojn, priskribojn de via vivo, laboro ktp.), ankaŭ viajn nacil. junulgaz., afiŝojn k. a. Adresu: USSR, Samara, Dorprofsoj, al B. E s p e r k o r o.

Al laborista junularo de l’ tuta mondo! Oktobra Komitato de junkomunistoj de u r b o L u g a n s k deziras starigi kolektivan kaj individuan interkorespondadon peresperantan de junkomunistaj ĉeloj de sia urbo (fabrikaj, laborejaj, kooperativaj, studentaj ĉeloj) pri temoj: politikaj, ekonomiaj, kondiĉoj de laboro kaj vivmaniero de laborista junularo. Do, multnombre respondu al ni laŭ adreso: K-do S u r k o v, Bjuro Svjazi, Oktjabrskij Rajonnij Komitet Komsomola, urbo Lugansk, USSR.

K-do Levĉenko, O., Sverdlovskaja 70, DNEPROPETROVSK (SOVETIO), dez. koresp. pri div. temoj kun junularo ĉ. l. Resp. estas certa.

VLADIVOSTOK (USSR) — POSTKESTO 56. K-doj Anatolo S e m j o n o v kaj Jakobo Z u j deziras longdaŭran korespondadon per L, PI pri aktualaj laboristaj problemoj kĉl., precipe kun Pacifik-oceanaj kaj Latin-Amerikaj ŝtatoj. Respondo estas garantiata.

— paĝo 16 —

468 — SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”: L’O u v r i e r T e x t i l e, Verviers, 26. 6., Jap. Laboristinoj (244); U j E l ö r e, Novjorko, 5. 6., La Internacio de l’ kapit. (235), 8. 6., Soveta Alasko.

Priesper. artikolojn k notojn enhavis: S i g n a l e n, Stokh., 20. 6.; I T F – B u l t e n o, Amsterd., 15. 6.

Pri la SAT-Kongreso raportis: L i t e r a t u r a N o r d o, Arĥangelsk, 9. 6.

Peresp. materialon enpresis: D e r K a m p f r u f, Berlin, majo; D e r p r o l e t. A t h e i s t, Leipzig, aprilo.

NIA POŜTO

Atentigo al ĉiuj. Sendoj de manuskriptoj, kiuj estas destinataj por nacilingvaj jurnaloj, ne estu adresataj al la Red. de “S-ulo”. La adreso de “L’Humanité” estas: Paris (2), 123, rue Montmartre.

5459. — Vian alvokon ni ne povas enmeti senpage.

8048. — Ni ne uzos vian manuskripton pri la striko, ĉar ni jam antaŭe ricevis artik. pri la sama afero el Aŭstr. mem.

6532. — Ne. Via manuskripto estas transsendita al la lit. red. de “LNE” en Moskvo. Interrilatu kun K-do N. pri la afero.

12 573. — Ni respondos al via demando pri la elparolo de c (= ts), tuj kiam ni mem havos la respondon de S. Grenkamp.

Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis

AŬSTRIO

K-do Heinrich Hampeis, Speckbacher Gasse, 30, W i e n XVI, dez. interŝ. PM, kĉl., escepte Germanio.

K-do Franz Jaritsch (fotoamatoro), Bahnhofstr. 10, B a d I s c h l, dez. koresp. kun Sovetio pri ĉ. temoj, L, PI, interŝ. pentraĵojn memfaritajn.

K-do Felix Schweighart, Gstättengasse 7, S a l z b u r g, dez. interŝ. nur PI kĉl.

BELGIO

K-do C. Severius, Touwstraat, 22/I, A n t w e r p e n, dez. interŝ. PM per 250 aŭ 1000 specoj.

— La L. E. G. “Nia Ideo”, Antwerpen, Geestenstr. 53, S t. M a r i a b u r g – E c c k e r e n, dez. koresp. kolektive k individue kĉl. pri ĉ. temoj. Nepre resp.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-dino Manjo Ŝilhánkova, Sladkovského str. 29, P l z e n, V., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp.

FINNLANDO

K-do Paavo Auranen, Hallituskatu, 17, r. F., T a m p e r e, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L., PK. Resp. garantiata.

GERMANIO

K-do Erik Hannemann, Barnstorfer Weg 23, R o s t o c k, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, il. gaz. ktp.

K-do H. Klüpfel, Hofheimer Str. 164 h, S c h o n u n g e n a. M., dez. koresp. kĉl. pri socialistaj junular-demandoj.

K-do H. Scheuplein, Kirchgasse 16, S c h o n u n g e n a. M., dez. koresp. kĉl.

— Esp.-oficejo (Hondl), G o t t e s b e r g i. S c h l., petas fotojn, PK, PI, esp. gaz. — K-dinoj, sendu varbleterojn por propag. vespero porvirina. Samvalora kompenso garantiata.

K-do Fritz Bernst, Gartenstr. 21, U l m a. D., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do Walter Reschke (popolinstruisto), A h n e n s d o r f Ukm. ap. Templin, dez. koresp. kun Svedio, Holando, Danio, Estonio, Finnlando, Islando, Norvegio k. a. l., krom Sovetio.

— Kvar K-doj dez. interŝ. PK, PI, PM. Tuj ĉiam resp. Adr.: K-do Georg Stumpfegger, S a l z b u r g h o f e n 51½, ap. Freilassing i. Bay.

HISPANIO

K-do Rosendo Bonas, Gignas, 10—3º, B a r c e l o n a, dez. interŝ. PM kĉl. per 25, 50 aŭ 100 specoj ĉl.

K-do Jozefo Anglés Prous, str. Canalejas, 21, pral. B a r c e l o n a, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. (ĉefe kun Sovetio, Francio k Azio). Resp. garant.

NEDERLANDO

K-do J. A. Timmers, Amezonestraat, 57, D e n H a a g, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp.

Neniam plu milito! Gek-doj el ĉiuj landoj! Ge-SAT-anoj! Socialista Junularo München aranĝos dum aŭgusto kontraŭmilitan ekspozicion. Montru, ke esperanto servas al la mondpaco! Sendu: gazetojn, kartojn, leterojn, afiŝojn, flugfoliojn kontraŭmilitajn ktp. al: K-do Albert H e i n z i n g e r, Kol. Harthaus, Post Germerring ap. München. Respondo garantiata!

SOVETIO

K-do I. Baŝkirov, Ĉerniŝevskaja, Zoosad, K a z a n, dez. koresp. n u r pri biologiaj temoj, L, PM.

K-do Konstantino Ĉencov (librotenisto), Bajkalskaja, 44, S t a l i n g r a d, dez. koresp. kun Ameriko, Aŭstralio k Afriko, PI. Resp. garantiata.

K-dino Lariso Demjanik, Ĥut Trudobelikovskij, domo de Leonido Demjanik, St. S l a v j a n s k a j a, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

— 2 amikoj: Timoteo Pojogin k Paŭlo Belokurov, ul. Lagernaja, 146, S t. S l a v j a n s k a j a, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

K-do S. N. Suetin, Puŝkarevskij per. 5, T a l i c k i j Z a v o d, Uralskoj oblasti, dez. koresp. pri arto k literaturo kun angl., hisp. k germ. K-doj.

K-do M. Omeljan (instruisto), S u r a j e v k a, Amurskij (Zejskij) okr., dez. koresp. pri pedag., natur. k div. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-do Mikaelo Zolotavin (termezuristo, fotoamatoro), ul. Buĥarina, 20, S t a l i n g r a d, dez. koresp. L, PK, kĉl., krom Sovetio. Resp. garantiata.

K-do S. B. Liberman, ul. Ĵukovskogo, 29, O d e s s a, dez. seriozan korespondadon, interŝ. nacil. gaz. kĉl. Nepre resp.

— Gelaboristoj de Ŝtata muelejo dez. koresp. kun laboristoj de nutraj. industrio, pref. de muelejoj, kĉl. pri lab. k vivkondiĉoj. Adr.: R o s t o v / D o n, Budenovski, 75—77, Fabzavkom Gosmelnici N. 3.

K-do A. Gurin, Poĉtov, jaŝĉik, 82, R o s t o v / D o n, dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl. pri lab. k vivkondiĉoj.

K-do K. Ŝeĥaljov (fervojisto, kalkulisto), Tatarskij per. 2, kv. 4, T o m s k, Siberio, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. pri div. temoj, L, PK, PI, ktp.

Atentu! Lernantoj de Agrikultura Teknikumo dez. serioze koresp. pri ĉiuj temoj kĉl. Ĉiam respondos al seriozaj temoj. Adr.: Agrikultura Teknikumo, Kaluga (Sovetio).

INSTRUONTO SERĈATA!

Ni serĉas K-don, kiu kapablas instrui esp-on laŭ rekta metodo, ne sciante la germ. lingvon. Ni garantias al li senkostan vivon, loĝejon kaj laŭeble minimume 100 mk. g. por tri monatoj. P r e f e r a t a e s t a s s e n l a b o r u l o. La kursoj komenciĝu en septembro. LEA-distrikto Mecklenburg. Skribu al K-do R. G r a e t z, Waldemarstr. 17, R o s t o c k (Germanio).

ENHAVO:

paĝo
Modernaj sociaj ideoj en la Antikveco 453—54
Kelkaj faktoj pri la Ĉinia-Orienta Fervojo 454—55
La flandra movado 455—56
La Laborista Problemo en Usono 456
Lasthore 456
Vojaĝo al Londono 457—58
Pri la pola maldekstra socialista partio 458
“Porrikolta milito” en sovetia vilaĝo 458—59
Pri “Popolaj Domoj” kaj similaĵoj 459
Sur patriotaj batalejoj 459
Piedpilkludo — la ĉefa distro en Britio 460
Fumado inter virinoj kaj junulinoj 460
Turkestan-Ĝumĥurijat (Felietono) 460—62
Diskutejo 461—62
Atentigo 462
Sennaciula Sporta Paĝo 463—64
Tra Esperantio 465—68
Anoncoj, Korespondado 467—68

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 255, 22-a de aŭgusto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 255 — APERAS SEMAJNE — 22. Aŭgusto 1929

[BILDO p.1 | 42,2,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

POSTKONGRESAJ PRIPENSOJ

Varmaj estis la kongresaj tagoj! Tre varmaj… Nur la ĉeestintoj povas kompreni la ĝustan kaj tutan signifon de tiuj vortoj. La atmosfero estis fulmema. Pendis alte en la aero iaj apenaŭ videblaj nuboj minacaj. Oni antaŭsentis ian fulmotondron. Kaj tio neniel estas miriga, por tiu, kiu estas informita pri la konsisto de la elementoj, kiuj konsistigas la SAT-anaron.

Ĉiu scias, ke plej akraj politikaj bataloj ekzistas inter la diversaj tendencoj de la laborista movado. La partiaj gazetoj estas kvazaŭ plenplenaj je eksplodigaj polemikaĵoj kaj venenaj gasoj. Ties legantaro estas saturita per bolantaj pasioj ĉiam pretaj elŝpruci. Se la energio kaj municio elspezitaj en la intertendenca batalo estus direktataj sole kontraŭ la nuna malĝusta sociordo, estas dube, ĉu ties profitantoj povus daŭrigi sian parazitan vivon. Sed pri tio nun ne estas la temo. Fakto estas, ke la anoj de la diversaj tendencoj kaj partioj kelkfoje rilatas inter si tre neĝentile, eĉ malamike. Sekve estas tute nature, ke la ĉeesto en sama ĉambro de 662 personoj ŝargitaj de malsama elektro kreas tian fulmeman atmosferon.

Se fulmo detruas, okazas ankaŭ iafoje, ke ĝi nur purigas la atmosferon. Tiel okazis en Leipzig, en la impone bela salonego de la “Volkshaus” (Popoldomo).

La ĉi poste presita R e z o l u c i o, kiu estis akceptata unuanime, signas revenon al pura, sana stato.

Dum la interkongresa jaro enŝteliĝis polemikoj sur la paĝoj de nia gazeto. La Legantaro certe ĝojos ĉe la konstato, ke “S-ulo” tute puriĝis je malicaĵoj kaj incitaĵoj.

Sed kiel do povas okazi, ke en la esperanta laborista movado la konfliktoj ĉiam solviĝas kontentige, ĉiam formalaperas la nigra fantomo pri skismo? Bele respondis al tiu demando K-do von der Heid, kiu je la nomo de la Kongresprezidantaro faris la finparolon. En la

[BILDO p.1 | 26,45,71,69] Foto de la kongresa salonego, vidata de supre: sur la scenejo longa tablo de la prezidantaro, antaŭ ĝi multaj kongresanoj ĉe tabloj; super la scenejo granda standardo kun la surskribo «PROLETOJ ĈIULANDAJ UNUIGU VIN»; ĉe la flankoj flagoj kun steloj.

esperanta laborista movado regas la “interna ideo” — proleta. Sendube tiu unuiga ideo ne estas la sama kiel tiu de Zamenhof. Tamen ĝi estas el la sama speco; ĝi konsistas el sindonemo al la afero, el espero, el forta sento pri justo kaj bono, pri volo kaj decido batali unuece per esperanto por la liberigo de nia klaso el sub la jugo de l’ kapitalismo.

En SAT ja nun ankoraŭ regas tia proleta “interna ideo”. Nia movado kreskas kaj fortiĝas dank’ al la sindono kaj sinforgeso de miloj da K-doj, dissemitaj en ĉiuj regionoj de l’ mondo.

Ni devas zorgi, ke tia stato neniam senfortiĝu; ni devas ĝin flegi, neniam forgesante, ke tio estas kondiĉo s i n e q u a n o n, de speciala speco, por la bono kaj prospero de nia helpe liberiga, eduka, kultura SAT-entrepreno.

Se la atmosfero refariĝis pura en SAT, se ni evitis la skisman malsanon, kiu tiom malfortigas la laboristan movadon, ĉu eble ne estas pro tio, ke ni ĉiuj, pli malpli konscie, estas unue esperantistoj kaj nur due partianoj? Mi ne provos respondi al tiu demando; sed en jesa okazo ni neniam konfesu tion[?] en n a c i a l i n g v o…

*

Mi dezirus diri multon pri la bonaj aranĝoj de la Kongresa Komitato. Ĝia tasko estis grandega, se oni prezentas al si, ke aliĝis 1102 kongresanoj kaj ĉeestis 662. La organizkapablo de niaj K-doj venkis ĉiujn malfacilojn. La tuta SAT-anaro danku al ili kaj memoru pri ilia granda merito.

Sed oni ankaŭ povas laŭde mencii, ke la sama granda kvanto da ĉeestantoj partoprenis de la komenco ĝis la fino la kongresajn kunsidojn. Tio montras, ke niaj K-doj konsciis pri sia tasko kaj ne venis al Leipzig por alia celo ol labori en la servo de nia movado.

E. L.

REZOLUCIO

La Kongreso

  1. konstatinte unu flanke, ke la eldono de “La Laborista Esperantismo” estis farita laŭ maniero, kiu povis kredigi, ke tiu verketo celis fariĝi la oficiala programo de nia Asocio; aŭdinte la konfeson de la Direkcio, ke tio estis “mispaŝo”;

konstatinte duaflanke, ke

a) la paragrafo unua de la statuto plene difinas la celojn kaj taskojn de SAT;

b) ke la 8. SAT-Kongreso bone difinis la rolon de SAT, dirinte ke ĝi ne estas politika, sed nur kleriga, eduka, kultura

— paĝo 2 —

470 — SENNACIULO

organizo precipe okupata per la praktika utiligado de esperanto;

c) la programkomisiono senlace laborinte por plenumo de sia tasko ne sukcesis dum 3 jaroj prezenti tekston, kiu povus esti akceptata de ĉiuj tendencoj ekzistantaj en la laborista movado klasbatala, konsentas al la diversaj proponoj delonge faritaj kaj publikigitaj en “S-ulo” pri likvido de tiu komisiono;

notinte la fakton, ke en Sovetio nia SAT-movado stagnis ĝenerale kaj eĉ malkreskis en kelkaj lokoj, la Kongreso konsideras, ke tia stato sendube rezultas de miskomprenoj okazigitaj de artikoloj aŭ “rimarkoj” pri la programafero. Ĉe tia konstato la Kongreso opinias, ke la ĉefa kulpulo en tiu afero estas la fordetruenda kapitalisma sistemo, kiu nuntempe malebligas normalajn kaj liberajn kontaktojn de la larĝaj amasoj el Sovetio kun la proletaro de la kapitalismaj landoj; tiaj miskomprenoj ankaŭ sendube rezultis el tio, ke ne ĉiam la diskutintoj uzis vortojn laŭ sama aŭ sufiĉe preciza senco. Estonte tia kaŭzo de miskomprenoj estos grandparte forigata de la nun verkata “P l e n a V o r t a r o d e E s p e r a n t o”.

  1. Konsiderante, ke la Direkcio kaj la aliaj gvidantaj organoj senlace kaj sindoneme laboradis ĉiam por la bono de nia Asocio kaj ke la eblaj iliaj eraroj povis okazi ne pro la malbona-intenco de la Direkcio, la Kongreso esprimas sian fidon al ĉiuj gvidantaj organoj kaj remandatigas ilin daŭrigi la laboron kun speciala atento pri neceso konservi senpartiecon kaj unuecon de SAT.

  2. La kongreso trovas konvena la momenton por ree deklari, ke SAT ne toleras la enkondukon de disputpunktoj, kiuj okazas inter la anoj de diversaj organizoj laboristaj. La tasko de SAT estas servadi al ĉiuj el ili kaj ĝuste pro tio ĉiu el ili ne nur povas, sed eĉ devas aliĝi al SAT. Ne mallarĝigante la kadron de nia Asocio, ankoraŭ restante sur la bazo, de sur kiu SAT ekiris depost fondiĝo, la Kongreso vokas al la racio de ĉiuj SAT-anoj, ke ili ekvidu la evidentajn avantaĝojn de nia organizo, kiu estas eksterpartia unuiĝo, kies ĉefa funkcio estas ebligi al komunisto, al socialisto, al sindikatisto kaj al anarkisto interrilatiĝi mondskale kun samtendencanoj kaj tiel utili al siaj respektivaj organizoj. Tial ĉiu SAT-ano gardu la unuecan karakteron de SAT, estime rilatu al alitendencano, por ke la jam elirintoj kaj novalirontoj ne povu restadi for el SAT. Zorgante tiel por justa ekvilibro inter la SAT-anoj, la Kongreso alvokas la laboristajn esperantistojn, kiuj pro iu kaŭzo ankoraŭ restas ekster SAT fariĝi senhezite SAT-anoj.

La Kongreso komisias al la gvidorganoj de SAT kaj al la Kontrolkomitato rigore zorgi la obeon al la statuto kaj al la kongresaj decidoj pri la senpartieco de SAT kaj kontraŭstari ĉiun emon fari SAT unutendenca, sendepende de kiu flanko venos tiu emo. Tiusence la Kongreso komisias al la Plenuma Komitato kaj al la Ĝenerala

[BILDO p.2 | 37,16,70,35] Foto: du viroj malantaŭ giĉeto de la kongresa poŝtoficejo; super ili ŝildo kun germana surskribo («Verkaufsstelle … Postwertzeichen»), maldekstre poŝtkesto kun ŝildeto.

La kongresa poŝtoficejo

Konsilantaro de SAT, dum la plej proksima tempo ellabori kaj validigi la regularon pri funkciado de Kontrolkomitato, difinante precize ĝian rajton proponi transporti la reesploron de decido de iu gvidorgano al la pli alta instanco de SAT.

La Kongreso alvokas ĉiujn membrojn de SAT al plua laboro por plifortigo kaj prosperigo de SAT. “For la landlimojn! For la kapitalismon! Vivu la klasbatalo.”

V I V U S A T !

Leipzig, 8. 8. 29.

E. LANTI (1)

W. VILDEBRAND (483), sekret. de Kontrolkomitato

La Proponkomisiono:

H. MURAVKIN (prezid.) (2921) V. KAULICH (sekret.) (8464) W. STERTZENBACH (4567) A. GUHR (4247) J. BURGER (601) P. Köckeritz (77) K. DEUBLER (30) E. REK (10 027)

“Unuanime akceptita de la 9-a kongreso”

*

Laŭ decido de la Kongreso la Protokolaro pri la IX-a aperos en u n u n-o d e “S – u l o”. Laŭeble tiu n-o estos la sekvanta.

Laborista problemo en Usono

(Daŭrigo. Vidu n-ojn 250—254)

La dung-metodoj

Se la antaŭaj dungintoj fakte povas doni nur ne ŝatatajn sciigojn, oni prave miras pro tio, ke la dungoficistoj daŭrigas peti informojn al ili; kaj oni sin ekdemandas, ĉu aliaj sciigoj ne estas sekrete donataj. Estas malfacile tion precizigi, ĉar la mastroj, kiuj uzas “nigran liston”, ĝenerale atentas zorge pri ĝia nepublikigo. Tamen ni persone rimarkis okazon en granda laborejo de kaŭĉuko en Nova Anglio, kiu okupas pli ol 10 mil laboristojn: Tie la dungoficestro malkaŝe deklaris al ni, ke, kiam oni demandas lin pri sciigoj, favoran respondon li ĉiam sendas s k r i b e ; sed se la laboristo estas progresema aŭ ano de sindikato, li tuj tion sciigas al la koncerna industriisto t e l e f o n e. Tiele, li diris, neniu postsigno restas, kaj oni nenion povas pruvi kontraŭ ni.”

Ĉu tiu agmaniero estas uzata de multaj aliaj entreprenistoj, kiuj ne havas la kuraĝon… aŭ la naivecon ĝin sincere deklari? Ni ne scias. Certa fakto estas, ke la demandaro, plenigata de la laboristo kaj lia distinga priskribo aldonata de la dungoficisto, donas al la dunganto sufiĉajn sciigojn por starigi kompletan sistemon de “nigra listo”. Ĉu ĝi estas utiligata? Jen stariĝas la problemo. — La demandoj, kiujn ni ĵus ekzamenis, troviĝas en ĉiuj bultenoj de dungpeto kaj ĝenerale estas farataj de la plej multaj entreprenoj, ĉe kiuj estas speciala dungoficejo.

Ekzistas alia grupo da demandoj, kiuj estas farataj nur de 10 aŭ 15% de la entreprenoj. — La laboristo devas tiam sciigi pri lia saneco kaj tiu de lia familio, pri liaj emoj, liaj kutimoj, lia ambicio; li devas deklari, ĉu li luis meblitan loĝejon aŭ ne; ĉu li posedas sian loĝejon, ĉu li havas pagantajn gastojn. Fine, ofta demando estas jena: “Kion vi ĝenerale pensas pri dungistoj, pri viaj antaŭaj mastroj kaj pri ni mem.” Kelkaj firmoj demandas ankoraŭ pli; ekz. la “Kelly Springfield Tire Cie.” postulas de laboristoj la deklaron pri iliaj ambicioj, iliaj literaturaj preferoj, iliaj emoj, iliaj v i r t o j kaj m a l v i r t o j.

Ĉef-verko tiuspeca estas la libro de Kemble, kiu… ve! — estas aŭtoritata en Usono. La verkisto deziras informiĝi pri la tuta vivo de la laboristo (fizika, intelekta kaj morala), deziras sufiĉajn sciigojn, por ke la direkcio povu r a p i d e precizigi, kun kia tipo ĝi faras traktadon. Li do konsilas al usonaj entreprenistoj utiligi jenan modelan demandaron:

De kiam vi vivas en Usono? Kie vi naskiĝis? Kiam kaj kie naskiĝis via patro? Via patrino? Kia estis ilia metio? Ĉu ili vivas? Ĉu ili dependas de vi? En kia lernejo vi studis? Ĉu vi estas edza, eksedziĝinta, vidvo? Kun kiu vi vivas? Skribu rakonteton pri via vivo. Ĉu vi

[REKLAMO p.2] MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germanio)

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 471

havas kapitalon? Kiom? Ĉu vi havas pensiulojn? Kiom gajnas la aliaj membroj de via familio? Ĉu vi estas asekurita? Por kia sumo? Ĉu vi prunteprenis je via poliso? Kiom vi pagas por luo, gaso, elektro? Kiom vi elspezas por via vestado, via nutrado? Kiom vi ŝuldas?

Ĉu vi havas ŝparojn? Kiom? Ĉe kiu banko? K i u e s t a s l a c e l o d e v i a v i v o ? Se vi gajnus 1000 dolarojn, kiel vi ilin elspezus? Ĉe kiuj klubo, eklezio aŭ sindikato vi estas ano? Kiuj estas viaj religiaj, politikaj kaj moralaj ideoj? Ĉ u v i t r i n k a s , f u m a s , ĵ u r a s , m e n s o g a s ? Kion vi ŝatas (katojn, hundojn, naturon, preĝejojn, kartojn, aŭtomobilon)? Forstreku tion, al kio vi ne kredas, substreku tion, al kio vi firme kredas: mi kredas al la Laborista Partio, la Demokrata Partio, la alkoholmalpermesa utilo, la socialismo, la libera komerco, la anarkismo, la nepra Paco, la bono de limigita enmigrado, de kondamno je morto, la reenkarniĝo (reviviĝo), la infero, la diablo, Jonas kaj la baleno, la sindikatoj, la vivsekco, la trustoj, kaj tio daŭras sammaniere tra 3 paĝoj!

5. Laboristaj pensioj

Unu el la plej efikaj rimedoj por certigi al si la fidelecon de la laboristoj estas certe alligi ilin per sistemo de pensioj. Efektive, se entrepreno havos la saĝon promesi al fidela laboristo taŭgan pension, ĉi tiu, precipe se li estas matura, akceptos malfacile la ideon forlasi sian oficon. Eĉ se la salajroj estas malgrandaj kaj la laborkondiĉoj ne kontentigaj, li ne foriros. Li eĉ ne protestos, ĉar pro tio li povus riski maldungon. Li estos do laboristo modela, malŝanĝema, facile kondukebla, celanta kontentigi siajn superulojn, unuvorte, “lojala” laboristo, kiu neniam aliĝos al la sindikato. La pensioj estas do unu el la plej potencaj armiloj, samtempe, en la klopodo por pliigi la regulecon de la manlaboro kaj en la batalo kontraŭ la laboristaj sindikatoj.

La industriaj pensioj faris gravajn progresojn depost la milito kaj estas aplikataj nuntempe en la plejparto el la grandaj entreprenoj.

La grandaj buĉejoj de Sŭift (Swift) rezerve deponis, por la pensioservo, kapitalon da 2 milionoj da dolaroj, administratan de komitato el kvin membroj nomataj de la ĝenerala direktoro. La viroj sesdekjaraj, la virinoj kvindekjaraj, se ili servadis dum 25 jaroj, povas ricevi pension. Kontraŭe, la gelaboristoj sesdek-kvinjaraj post 25 jaroj da servado rajtas al la pensio. Fine, la pensioj povas esti reprenataj okaze de malbonkonduto fare de la interesato, aŭ pro ĉiu alia sufiĉa motivo, laŭ la opinio de la komitato, por pravigi tiun decidon. La buĉejoj “Armour” havas similan sistemon, sed en ĝi la laboristoj estas devigataj partopreni (per kotizo). La laboristoj aĝaj de 20 ĝis 40 jaroj devas pagi ĉiujare 5% el siaj salajroj. Okaze de foriro aŭ maldungo de la laboristo, ĉiuj liaj kotizoj estas redonataj sen procentoj; krome ĉiu pensiulo, kiu ne estis “lojala al la kompanio” perdas ĉiun rajton al la pensio, kiu estas tamen la rezulto de lia propra ŝparo.

La “International Harvester Cy.” posedas pensi-rezervon administratan de komitato el kvin membroj elektataj de la direkcio. Povas ricevi la pension: la laboristoj atingintaj 70 jarojn kun 20 jaroj da servado aŭ 65-jaraj kun 25 jaroj da servado, aŭ 55-jaraj kun 30 laborjaroj (por la virinoj 60 kaj 20, aŭ 55 kaj 25, aŭ 50 kaj 30). La paragrafo 14-a de la statuto deklaras, ke nek la kreado de tiu sistemo, nek la pagado de pensio estas rigardata kiel kreanta kontrakton, kiu rajtigus la laboriston daŭrigi sian servon ĉe la kompanio. Kaj la kompanio absolute rezervas al si la rajton maldungi laboriston, sen kompensa mono, tuj kiam la intereso de la kompanio tion postulas.

Ĉe la “General Electric C.” en Hinn[?] (Mass.) la viroj 70-jaraj, la virinoj 60-jaraj kun 20 jaroj da servado kaj ĉiu laboristo troviĝanta en konstanta labora senkapableco post 20 jaroj da servado, povas ricevi la pension laŭ la decido de la komitato (5 membroj de la direkcio). Paragrafo 13-a: “La pensi-pagado povas esti haltigata aŭ nuligata okaze de grava manko fare de la laboristo”. Paragrafo 14-a: Nek la kreado de tiu sistemo, nek la pagado de pensio donas al la laboristo ian rajton al la pensio.”

De 1912 la Ŝtaltrusto posedas pensi-rezervon de 12 milionoj da dolaroj. La paragrafo 24-a de la plano deklaras: “La plano de pensio estas aranĝo tute bonvola celanta helpi la laboriston laborliberigitan aŭ nekapablan labori post longa kaj fidela servado; ĝi ne valoras kiel kontrakto kaj donas al la laboristo nenian rajton”, kaj la paragrafo 22-a: “La pensioj povas esti reprenataj okaze de malbonkonduto fare de la ricevinto, aŭ pro alia ajna motivo, kiu laŭ la opinio de la direkcio pravigas tian decidon.”

La “American Brass Cie” en Ŭoterberi (Waterbury, Conn.) donas same pension al la laboristo servinta dum pli ol 25 jaroj kaj aĝa je pli ol 65 jaroj; sed “tiu aranĝo indikas la nunan sintenon de la direkta komitato de la kompanio, tamen ĝi ne havas kontraktan signifon”. Paragrafo 10-a: “La direkcio povas, laŭ sia plaĉo, forigi, haltigi la pagadon dum tempo, aŭ malpliigi la sumon de la pensio, se la pensiito malsimpatias al la kompanio aŭ havas kondukon kontraŭan al ties interesoj.

Ĉe la faden- kaj teks-laborejoj de la Societo “Cheney[?] Brothers” en Suda Manĉestro (South Manchester, Conn.) la reguloj pri la pensioj deklaras: Paragrafo 9-a: “La laboristoj liberigitaj de la aktiva servado povas esti realvokataj de la pensi-komitato por alporti al la kompanio ĉiun servon, kiu estas proporciigata al ilia kapablo”, t. e. ili povas esti devigataj servadi kiel strikrompantoj.

Paragrafo 16-a: “La Pensikomitato povas, laŭvole, transdoni tuton aŭ parton de la pensio al iu institucio aŭ asocio aŭ persono, por ke tiu zorgu pri la pensiito.”

Paragrafo 11-a: “La kreado de tiu pensi-sistemo estas tute bonvola; ĝi ne estas kontrakto kaj povas submetiĝi je modifoj aŭ halto en la aplikado, aŭ esti ĉiutempe nuligata, ĉu tute ĉu nur rilate al ies aparta pensio.” (Daŭrigota.)

SAKKO — VANCETI

    1. 1927 ĝis 23. 8. 1929

Sakko al sia filo Dante: “Anstataŭ plori, estu kuraĝa, por ke vi povu senigi vian panjon de la senkuraĝiga animstato… helpu al la malfortaj ĉe via flanko, kiuj krias pro helpo… ili estas la kamaradoj, kiuj batalas kaj falas, kiel via patro kaj Bartolo batalis kaj falis antaŭe por akiro de l’ ĝojo kaj libereco por ĉiuj malriĉaj laboristoj…”

Sonoras sonoriloj…

Aŭdu! Sonoras sonoriloj, La liberkanto. Antaŭen! Antaŭen vi iru, Centjara revanto, Katenojn disŝiru, Ŝtonegojn disrompu! Supren kun kapo, Per flamo en koro, Per pugno ekfrapu: Jen la lasta horo!

Aŭdu! Sonoras sonoriloj Maŝino ekhaltu, Vento silentu, Ĉar homo marŝadas! El malluma subtero Eliras homido Per kanto libera Al Suno! Al Suno!

La mondon konstruos, Mondon de Libero, De Paco, Frateco, — Forestos sklaveco, Forestos mizero… Suno ekbrilos Sur tuta la tero!

Rafaelo L. Popoviĉ.

Espero

Estos forĝistoj, kiuj ne plu ĉenojn forĝos, Masonistoj, kiuj ne konstruos karcerojn, Kaj ĉarpentistoj estos, kiuj ne plu ĉarpentos pendigilojn, Neniu plu proleto ekzekutos.

Estos forĝistoj, kiuj ne plu forĝos armilojn, Nek sabrojn, nek pafilojn. Kaj teknikistoj estos, Kiuj ne plu al mortseĝoj por fratmurdo kontaktigos elektran fluon.

Estos juĝistoj, kiuj sian popolon servos, Ne al la mono, nur al popol’. Kaj forĝistoj estos, kiuj firme forĝos la sorton, Kaj la proleto tiam estos homo.

Maks Vinter. Trad. G. Maier.


Pli bona estas duonvero, kiun oni mem plenakiris, ol tuta vero, kiun oni lernis de aliaj, parkere, kiel papago. Ĉar tia vero, kiun okulfermite oni akceptas, vero pro obeo, vero pro komplezo, vero pro sklaveco — tia vero estas nur mensogo.

Romen Rolan (Romain Rolland).

— paĝo 4 —

472 — SENNACIULO

KIEL LABORISTOJ PLENDAS EN GERMANIO

Jam de kelkaj jaroj en Germanio ekzistas la “labor-juĝejoj”. Ili okupas sin pri konfliktoj inter laboristoj kaj entreprenistoj. Inter la juĝistoj estas ankaŭ reprezentantoj de la laboristaj sindikatoj. Reviziojn kontraŭ la verdikto de la lokaj labor-juĝejoj pritraktas la landa aŭ la regna labor-juĝejoj. Organizitaj laboristoj ĝuas helpon de advokatoj (t. e. sindikataj oficistoj); neorganizitaj laboristoj devas mem prezenti sian plendon.

Por doni ioman imagon pri la procedoj en la lab. juĝejoj, mi citu iom el kunsidoj en pasinta semajno.

Granda parto da plendoj daŭre okupas la labor-juĝejojn pro maldungo de leĝaj entrepren-konsilantoj. Ĉi tiujn malamas la entreprenistaro, sed ili estas per leĝo protektitaj kontraŭ maldungiĝo, sekve necesas iuj pretekstoj. Sed ankaŭ tiujn malkaŝas ofte la labor-juĝejoj kaj kondamnas la maldungintojn aŭ al redungo aŭ al pago de alta kompenso al la maldungito.

Iu firmo en Glaŭĥaŭ (germ.: Glauchau — Saksio) simple fermis tiun sub-produktejon, en kiu laboris la malamata konsilanto. Post lia maldungo la subproduktejo estis re-funkciigata. La laboristo plendis kaj loka kaj landa (ĉar la firmo protestis) laborjuĝejoj verdiktis — redungon aŭ monpunon de 800 markoj (= 195 dol.). La firmo preferis pagi…

Fabriko en Darmŝtat (Darmstadt) ĉikanis entrepren-konsilanton per dono de alia laboro pli malalte pagata ol ordinara. Oni esperis tiel “foririgi” la konsilanton. Sed ĉi tiu rifuzis la novan laboron; pro tio tuj li estis maldungata. Li plendis. Malgraŭ klopodoj de la fabrika direkcio la landa kaj ankaŭ regna labor-juĝejoj kondamnis ĝin al redungo. (La loka labor-juĝejo estis malakceptinta la plendon de la laboristo.)

Alia laboristo maldungiĝis, ĉar li lavis la manojn dum la labortempo. Verdikto de la labor-juĝejo devigis la maldungintaron aŭ al redungo aŭ al mon-kompenso, ĉar “lavado dum la labortempo devas esti permesata”.

En Kolonjo (Köln) iu mastro eksigis oficejan helpistinon, ĉar ŝi estis “malĉaste” vestita. Laborjuĝejo konstatis, ke “nudaj brakoj” (tio estis la “malĉasteco”) ne rajtigas al tuja eksigo kaj verdiktis monan kompenson.

Laborjuĝejo en Manhajm (Mannheim) malaprobis maldungon pro nura kaŭzo, ke okazis unufoja fuŝlaboro. En Laŭtereken (Lauterecken) la labor-juĝejo verdiktis, ke la pagoj fiksitaj inter la laboristaj kaj entreprenistaj organizoj estas pagendaj de ĉiuj entreprenistoj, tute indiferente, ĉu li estas membro de iu organizo aŭ ne. Tiel profesi-lernanto ricevis pagon de 400 markoj (preskaŭ 100 dol.), kiun lia mastro, neorganizita, ne kredis necesa pagi.

Sed oni ne pensu, ke ĉiuj verdiktoj de la labor-juĝejoj favoras nur la laboriston. Okazas sufiĉe ofte, ke pro formalaj kaŭzoj, pro mankanta advokato ktp. la plendantaj proletoj malsukcesas. Ekz. plendis en Boĥum (Bochum — Vestfalio) kelkaj laboristoj, kiuj ne ricevis la salajron laŭ la tarif-kontrakto inter sindikatoj kaj mastroj. Ili laboris por la magistrato, kaj tiu konsentis nur ioman pagon, motivante, ke temas pri laboristoj, kiuj antaŭe ricevis mon-subvenciojn de la magistrato, sekve ne estas “liberaj” laboristoj. La loka labor-juĝejo konsentis la postulon de la laboristoj, sed landa kaj regna labor-juĝejoj malaprobis ĝin, ĉar “ilia laboro estas nur ioma alia subvencio kaj krome publika”.

Hodiaŭ ĉi tiu ekskurso tra la germanaj labor-juĝejoj finiĝu. Ĝi montras, ke konfliktoj inter laboristoj kaj mastroj daŭre okazas, malgraŭ okazaj fanfaroj el la entreprenistara tendaro celantaj altiri laboristojn al “paca, komuna agado por la patrio”.

G. Niĉe, Chemnitz (3018).

Letero el Aŭstralio

La granda striko de ligno-laboristoj en Sidneo kaj Melburno estas unu el la plej bone kondukataj strikoj en la historio de la aŭstraliaj faksindikatoj. La ligno-laboristoj estas la unuaj, kies salajroj estis minacataj kaj la labortago estis atakata. La Federacia Registaro sub la gvidado de l’ ĉefministro Brus (Bruce) elektis juĝiston Lukin, por arbitracii salajron por la laboristoj. Li mem perlaboras jare £ 2500 (= ĉ. 12 500 dol.), dum la ŝtatregistaro pensiis lin per jare £ 1000 (= ĉ. 5000 dol.).

La semajnaj laborhoroj de la ligno-laboristoj estas leĝe fiksitaj ĝis 48 horoj kaj la salajroj estas malaltigitaj je 10 ŝilingoj malpli ol la plej malalta salajro. Tiu ĉi decido estis malakceptata de la ligno-laboristoj kaj ili strikas hodiaŭ depost kvar monatoj kaj estas nun pli fortaj ol iam.

La sekretario de la strikkomitato estis juĝata kiel unua sub la leĝo farita de Lukin. Li estis kulpigata pro incitado al la viroj por striko. Li jesis la akuzaĵon kaj devas monpagi £ 50. Li rifuzis pagi kaj diris, ke li dezirus iri en karceron. Ĝis nun li nek pagis nek estis transportata en malliberejon. Poste la lignosindikato estis kulpigata kaj ankaŭ monpunata per £ 1000. La monpuno ne estis pagata. Post tio la tribunalo ordonis al la lignolaboristoj voĉdoni sekrete por la finiĝo de la striko. Voĉdoniloj estis donataj al ili de la tribunalo. Ili prenis la voĉdonilojn ĉe la Sindikatejo (“Trades Hall”) kaj publike forbruligis ilin en ĝia fronto. Tiam ili faris manifestacion tra la stratoj kaj portis bildon de l’ juĝisto Lukin natursimile faritan, kiun ili bruligis publike en “Hyde Park”.

Tiu ĉi striko estas gvidata de la Aŭstralia Sindikata Komitato. Admirinde ili plenumas sian laboron. Tage kaj nokte ili funkcias kaj unue klopodas konvinki la nestrikantojn per moralaj rimedoj; kiam tio ne sufiĉas, speciala bando da viroj konvinkas ilin per fizikaj konvinkiloj. La komitato penas tenadi la strikon en kiel eble plej malgranda dimensio, por havi pli oportunan eblon nutri la familiojn de la strikantoj. La lastaj estas bone pagataj dum la striko. Viroj edziĝintaj ricevas £ 2—2—0 kaj fraŭloj £ 1 (unu). La strikkomitato kun la sindikatoj provizas la monon. Pli ol 40 mil funtoj (= ĉ. 200 mil dolaroj) estas jam disdonitaj sole en Sidneo. La militanta virina grupo donas ankaŭ admirindan subtenon. Ĝiaj anoj ne sole helpas per belaj vortoj, sed ankaŭ per agoj starigantaj kuirejojn por siaj kamaradoj, admonantaj la edzinojn kaj instigantaj ilin helpi al siaj edzoj.

A. Groeneweg (9625), Maryborough.

★

EL USONA TAGLIBRO

L a 4-a n d e j u l i o. Sendependecotago! Oratoro parolas pri la herooj de l’ jaro 1776. Muzikistaroj paradas tra la stratoj. Ĉiu libertempas. Multe da flagoj “la Steloj kaj Strioj” flirtas, kantado de naciaj himnoj pri Usono, la “lando de la kuraĝulo kaj liberulo”. Nokte oni eksplodigas pulvon, fajraĵon. Laŭte legiĝas la fama Deklaro pri Sendependeco. Eĉ ĵurnaloj, forgesinte dummomente pri reklamenspezo, represas tiun plensignifan dokumenton.

Certe, se oni aplikus tiun deklaron, Usono ŝanĝiĝus rapide. Mi citu: “Laŭ nia opinio memevidenta estas la vero, ke ĉiu homo kreiĝas egale unu kun la alia, ke ilia kreinto donacis al ili certajn neforpreneblajn rajtojn, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj serĉo por feliĉo.” Poste esprimiĝis klare la rajto, eĉ la devo ŝanĝi la registaron, kiu ne protektis tiujn rajtojn. Sed laŭ moderna interpreto la Revolucio kontraŭ la despotismo de la brita monarkio devas sufiĉi, ĝis eterno finiĝos. Fakte dum la milito pro publika legado de la Deklaro homoj estis enkarcerigataj.

* * *

Dum ok semajnoj (ĝis 10. aŭgusto) mi instruas ekonomion ĉe Somer-Lernejo por virinoj el la industrio. Ĉe Kolegio en Brin Maŭr (angle: Bryn Mawr), Pensilvenio, studas 105 virinoj ekonomion, natursciencon kaj la anglan lingvon. En belaj ĝardenoj, sub ombraj arboj, en bonaj studĉambroj kaj librejoj, la virinoj (20-jaraj ĝis 35-jaraj) povas atingi pli bonan perspektivon pri sia industria problemaro. Blankulo kaj neblankulo, nordano kaj sudano, usone naskito kaj alilande naskito tie amike intermiksas[?] sin kaj kvin K-dinoj el Anglio, Danio kaj Germanio aldonas internacian variecon. El vestlaborejoj, ŝpinejo, telefonejo, maŝinejo, butiko, sume el 40 metioj, el 15 ŝtatoj kaj el kvin landoj ili venas kaj oferas sian salajron kaj penas lerni.

Ĉar la ĉefino de Brin Maŭr simpatiis al la virinoj, ŝi aranĝis komencante de jaro 1921, ke tiu ĉi unika studentaro uzu la kolegion en la somer-intertempo. La studentoj starigas sian propran kooperativon, prezentas en sia teatro

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 473

dramon pri laborista vivo, la unuajn strikojn de virinoj en Usono ktp. Ili diskutas, kiel plibonigi la socion, sian sindikaton kaj lernas pri la loko de homo en la naturo kaj socio. Eble inter la virinaro tie ĉi pli bone kaj pli frue vekiĝos pli progresema elemento en Usono. (488)

EL ĈINIO

Revoluciaj Koreanoj kaj Japanoj en malliberejo

Depost oktobro 1928 en Ŝanhajo 5 anarkistoj estas arestitaj de japanaj policanoj. La nomoj de tiuj viktimoj estas: Ju-Gvan, Ĥin-Hsi-Tung, Li Hsi-Gvi, Be-San (koreanoj) kaj Takeshi (Japano). Laŭ la ĉiutaga ĵurnalo japana en Ŝanhajo Be-San estas kondamnita je unu jaro da mallibereja puno, Takeshi je 6 monatoj kaj Ĥin-Hsi-Tung estas de la militjuĝo kondamnita je 2-jara mallibereja puno. Ju-Gvan, kiu antaŭ kelkaj jaroj iris al Ŝanhajo por studi kaj poste vagis al Tientsin kaj Pekino, iam amikiĝis kun la blinda rusa poeto Veroŝenko. Sub lia influo li fariĝis anarkisto.

En 1927, li kune kun la koreaj anarkistoj Liu-Hsü kaj Li-Hui-Gvan organizis revolucian unuiĝon, nomatan Anarkista Federacio de Koreanoj en Ĉinio. Por ĝia presorgano “The Conquest” Ju-Gvan verkis diversajn artikolojn por propagandi la “Conquest Movement of Korea and Communistic Ownership” kaj multe faris por tiu movado.

Je la 14-a de junio 1928, li organizis la “Federacio-n de Anarkistoj en Oriento”. Ju-Gvan fariĝis ĝia sekretario.

Raportis Lu-Ĥien-Bo (El Informservo de A. J. I.)

Notoj el Sovetio

Fiŝkaptado en Leningrada provinco

Inter diversaj metodoj de nia laga kaj rivera fiŝkaptado estas kelkaj sufiĉe originalaj kaj verŝajne ne similaj al eŭropaj.

En aprilo aŭ majo, kiam la glacio sur la lago nur komencis degeli, la ezokoj elnaĝas sur la bordojn kovritajn de akvo kaj frajas. Vespere du kamparanoj sidiĝas en la boaton, unu remas kaj la alia bruligas sur la ŝipantaŭo rezinecan lignon aŭ naftumitan ĉifonon, pendigitan per la pendigilo. La fajro lumas, kaj la fundo

[BILDO p.5 | 36,24,61,38] Foto: bordo de lago kun arbaraj montetoj en la fono; malklare videblaj boatoj aŭ homoj sur la bordo antaŭe.

Fiŝkaptista vilaĝo en Norda Rusio

(t. e. la superakvita bordo) estas bone vidata. La kaptanto prenas specialan forkon kun longa tenilo kaj pikas la senmovajn fiŝojn. Kompreneble, tia fiŝkaptado postulas grandan lertecon.

En la distrikto Velikie Luki (kie mi loĝis kelkajn jarojn antaŭe) oni mortigas la ezokojn, pafante per la pafilo. — Ankoraŭ unu metodon. Oni metas la reton en la lagon. Por ke la fiŝo plej bone naĝu en la reton, oni ĉirkaŭveturas ĝin boate kaj batas la akvon per speciala batilo. La timigata fiŝo naĝas en la reton.

En la distrikto Velikie Luki, en kies riveretoj loĝas multegaj lojtoj kaj aliaj fiŝoj, la kamparanoj vadas sur la fundo (ĝis la umbiliko en akvo) kaj per propraj manoj, sen ia ilo kaptas la fiŝojn, kiuj sin kaŝas inter la radikoj de l’ apudbordaj arbetoj.

N. Usov.

Kiel rusaj kamparanoj mortigas la blatojn

La blato estas granda malamiko de Norda Rusio. Iafoje vi povas vidi amasegojn da blatoj, rampantaj sur la muroj, tabloj, litoj, sur la forno ktp. Kaj tio ne tre malĝojigas la loĝantojn.

Je komenco de l’ vintro la familio frostmortigas la blatojn. Ĉiuj translokiĝas en iun alian kabanon (propran aŭ de najbaro), forprenas la tutan havaĵon, malfermas la pordon kaj iufoje eĉ la fenestrojn — kaj la kabano restas senenhava dum kelkaj tagoj. Poste oni devas nur forbalai la mortajn blatojn.

N. Usov.

Kio estas M.K. P.D.R.M.?

En tiu ĉi artikolo mi volas koncize konigi interrilatojn inter la Tutsovetia Profesia Sindikato de Metallaboristoj (V. S. R. M.) kaj la Internacio de Metalistoj, kiu unuigas vicon da metalistaj profesi-unuiĝoj en Okcidenta Eŭropo, kaj doni karakterizon pri tiu organizo, kiun aliĝas nune VSRM.

Ĝis la revolucio en 1917 la rusaj metalistoj apartenis al la Metallaborista Internacio, kiu estis iniciatita de l’ Belgia Metalista Unio en la jaro 1891. La rusaj metalistoj aliĝis al ĝi okaze de la 5-a kaj 6-a kongresoj (en 1907 kaj 1910).

Turkestan-Ĉumhurijat¹

Skizo de Demetro Albanov

(1-a daŭrigo)

Natura vojo al la parencaj landoj de Oriento estas Turkestano…

Tial daŭre de la jarcentoj Turkestano estis objekto de flamaj deziroj de ĉiuj militakiremaj landoj.

Rusoj venis kiel la unuaj, tial nome ili venkis la landon.

Komenciĝis tielnomata koloniigo. La rusa registaro klopodis firmigi sian mastran pozicion en Turkestano. Tial ĉi tien estis translokataj kamparanoj el Rusio. Por la lastaj estis disponigataj plej fruktodonaj kampoj kaj plej riĉaj akvofontoj; rezulte la indiĝenoj estis kunpuŝataj kaj senigataj de pli granda parto de sia spaco. Tiu ĉi procedo konstante daŭris; do ĉiam malvastiĝis posedoj de l’ indiĝenoj. Oficiala statistiko montras, ke ekz. en jaro 1916 — 94% da indiĝena loĝantaro posedis nur 42,4% da tuta utiligebla spaco, dum 6% da rusaj enmigrintoj havis 57,6% da plej bona spaco. Laŭ meza kalkulo ĉiu ruso posedis 3,47 hektarojn da utiligebla spaco, dum indiĝeno havis apenaŭ 0,23 hektaron.

Por rusaj fabrikoj estis ege bezona kotono, tial ĝia semado estis pligrandigata je kosto de mallarĝigitaj grenportaj kampoj. Kaj al la lando ne plu sufiĉis propra grenprovizo, ĝi estis devigata aĉeti importan tritikon. Kompreneble la grenkomercistoj de Rusio uzis la okazon: — la prezo por pano duobliĝis.

En la landon venis multnombre, allogitaj per facila profito, rusaj negocemuloj. Ili tuj preskaŭ monopoligis lokan fabrikan produktadon. Ĉar iliaj fabrikoj postulis konstantan provizon da krudaĵo, ili aplikis ruzajn rimedojn. Ekzemple estis enkondukata sistemo de t. n. antaŭpago por kotona rikolto. Printempe, kiam mono estis necesega al kamparano, por prizorgi semadon, — fabrikposedanto disponigis al li ioman monsumon, sed li postulis krom neordinare alta normo da procenta alpago ankaŭ subskribon de kontrakto, laŭ kiu indiĝeno estis devigata tutan sian rikolton laŭ antaŭfiksita prezo vendi nome al li, ne al iu alia. En la kontrakto estis ankaŭ montrita minimuma kvanto da vendota krudaĵo. Se la kontrakto ne plenumiĝis, eĉ pro kaŭzoj ne dependaj de l’ indiĝeno, la fabrikposedanto rajtis vendi per aŭkcio tutan lian havon kaj kampon. Fakte, se vilaĝano eĉ plenumis la kontrakton, t. e. deponis al la fabrikposedanto difinitan kvanton da kotono, — li nenion ricevis, ĉar terura procentmono formanĝis ĉiujn restojn ricevotajn. Oni ankaŭ eluzadis malkleron de l’ indiĝeno; ĉie vaste aplikiĝis sistemo de trompa prezo kaj kalkulo.

Krom la notito, tro grandaj impostoj, starigitaj de koloniaj oficistoj, sufokis la loĝantaron.

Rezulte de tiu rabista mastrumo fare de la rusoj komenciĝis rapida malmultiĝo de indiĝenoj; ekz.: inter la jaroj 1902 kaj 1913 la nombro de kirgizoj malgrandiĝis je 8—9%, dum la nombro de rusoj pligrandiĝis je 10%.

La rusa registaro tre ŝatis paroli pri kultura kaj progresa signifo de koloniigo, sed fakte eĉ eta rezulto ne estis atingata. La rusaj oficistoj penis apliki administrajn rimedojn por klerigo de indiĝenoj, ili ekz. deklaris… mobilizon de indiĝenaj infanoj en rusajn lernejojn. Nu, rezulto kompreneble estis plorinda: — la indiĝenoj kaŝadis siajn infanojn, aŭ sendadis ilin por lerni ĉe mahometanaj pastroj, per kio nur kreskis malutila influo de la lastaj. Malatentante klerigon al indiĝenoj la koloni-mastroj, kompreneble, ne forgesis alian “klerigan” laboron: brando — produkto de regna monopolo — trovis ĉi tie bonan

¹ Turkestano-Respubliko.

— paĝo 6 —

474 — SENNACIULO

Tamen, post la Oktobra Revolucio, kiam rusaj metalistoj fondis propran organizon — VSRM, la Metallaborista Internacio, gvidata de socialdemokratoj, rifuzis certigi VSRM kiel membron. Tio komenciĝis per neallaso de la reprezentantoj de VSRM ĉe la 8-a kongreso de l’ Internacio en aŭgusto 1920. Poste en marto 1921 la Ekzekutivkomitato de l’ Internacio decidis “neakcepti ĉiujn organizojn enirantajn en la Moskva Internacio (Ruĝa Profintern)”. La decido sendube rilatis unuavice al VSRM, kiu jam per la Tutsovetia Centra Unio de Profsindikatoj estis kunligita kun la en 1920 kreita Ruĝa Profintern.

La decido de l’ Ekzekutivo estis aprobata en somero 1921 de l’ 9-a Internacia Metalista Kongreso en Lucerno (Svisio), kie estis decidite eksigi ĉiujn metalistajn organizojn, kiuj aniĝas al Ruĝa Profintern. La eksigo finas unuan etapon de l’ batalo de VSRM por partopreno en internacia movado de laboristoj-metalistoj. VSRM ne rezignis je sia celo eniri la Internacion, por elinterne influi ŝanĝon de la politiko al flanko de vera defendo de l’ metallaboristaj interesoj.

Ĝis febr. 1927 ĝi multfoje klopodis esti akceptata en la Internacion, sed la gvidantoj de l’ Internacio metis tiajn aliĝ-kondiĉojn al VSRM, kiaj kontraŭas tutan ĝian politikon kaj interesojn de l’ internacia laboristaro kaj sekve estis tute ne akcepteblaj. Lastaj intertraktoj okazis en februaro 1927 en Berlin, kiuj finiĝis senrezulte, kaj poste la 3-a konferenco de VSRM en febr. 1928 decidis ĉesigi interrilatojn kun la Internacio dum nuna ĝia gvidado.

Tamen dum lastaj jaroj VSRM ne restis sen internacia interligo. Laŭ iniciativo kaj per aktiva partopreno de VSRM en junio 1921 estis organizata Internacia Komitato de Organizo kaj Propagando de Metalistoj, kiu transnomiĝis en aprilo 1928, dum 4-a internacia konferenco de revoluciaj metalistoj jene: Internacia Komitato de Propagando kaj Agado de revoluciaj metalistoj (MK PDRM).

Jen kiel ĝi prezentas sian vidpunkton: Tial ke Metalista Internacio jam ekzistas estas sensence krei novan paralelan al ĝi organizon. Tamen metalistaj organizoj, aliĝintaj al Ruĝa Profintern, ne estante akceptataj en la Internacion, bezonis unu gvidcentron, kiu kondukus vastan laboron inter la metalistoj de ĉiuj landoj, klarigante al ili klasajn taskojn de la proletaro kaj malbonan gvidadon de l’ gvidantoj ĉe la ekzistanta Internacio, kaj organizante revoluciajn metalistojn por estonta kreo de revolucia klasa Internacio de fer- kaj ŝtal-laboristoj. Tia centro estas MK PDRM.

Dum la unua konferenco en junio 1921 estis reprezentitaj jenaj landoj: Ameriko, Svisio. La konferenco akceptis alvokon al metalistoj el tutmondo, klariganta taskojn de nov-organizo, kaj elektis sekretariaron el 7 personoj. 2 K-doj el VSRM eniris tiun sekretariaron.

Proksimume 8 jarojn ekzistas la MK PDRM. Ĝi unuigas metalistajn revoluciajn prof-sindikatojn en USSR, Francio, Ĉeĥoslovakio, Rumanio kaj Grekio, revoluciajn opoziciojn en metal-unuiĝoj reformemaj de Germanio, Anglio, Aŭstrio, Norvegio, Svisio kaj kelkaj aliaj landoj. Kiam kreskos nova revolucia ondego en kapitalistaj landoj, MK PDRM transformiĝos en batalantan, senmaske klasan Internacion de ĉiuj revoluciaj laboristoj de fero kaj ŝtalo.

Metalisto Leoĝo.

EKONOMIAJ NOTOJ

Usonaj entreprenoj en Eŭropo reprezentas kapitalon de 2500 milionoj da dolaroj

La komerca departemento en Vaŝingtono publikigas precizajn nombrojn pri la graveco de usonaj investoj en Eŭropo. Laŭ “Ĉiutaga Telegrafo” (Daily Telegraph) jen estas la esenco de tiuj informoj:

La usonaj entreprenoj en Eŭropo reprezentus sumon da kapitaloj taksataj, sen ia troigo, je 2500 milionoj da dolaroj, ne kalkulante la apartajn fremdajn pruntojn, kiuj, por Eŭropo, faras sumon el 4000 milionoj da dolaroj, por la tuta mondo el 14 000 milionoj.

El 2500 milionoj da dolaroj el fremdaj kapitaloj, kiuj rekte partoprenas je la aktiveco de la diversaj eŭropaj industrioj, la sumo da industria materialo posedata aŭ superregata de usonaj societoj estas taksata je 500 milionoj da dolaroj, al kiuj oni devas alkalkuli 40% aŭ 200 milionojn da dolaroj, kiuj servas por kovri la investojn en publik-utilaj laboroj en Eŭropo, en la minejoj kaj la komercaj societoj. Oni ne konas ekzakte la sumon de l’ monsumoj reprezentataj de la akcioj de unuopaj usonanoj en Eŭropo. Sed la komerca departemento taksas ĝin je 250 milionoj da dolaroj. Oni difinas la valoron de la sumo de l’ usonaj monoj en la eŭropaj valoroj de societoj proponitaj al Usono de 1914 ĝis 1918, je 1500 milionoj, disdividitaj inter

TRE NOTINTE!

En la “neŭtrala” gazeto “Esperanto”, oficiala organo de la “neŭtrala” UEA., vi vane serĉus dum la tuta jarkolekto informon pri la IX. SAT-Kongreso… ??!!!…

debiton; kvanto da importa alkoholaĵo jaron post jaro konsiderinde kreskadis…

Krom aliaj malfeliĉoj la indiĝeno estis devigata toleri ĉiaman primokaĉon pro siaj religio, kutimo kaj rito, fare de la “mastroj”; nome pro tio lia religiemo ĉiam kreskis, kaj kune kun ĝi kreskis la influo de l’ eklezio kaj — kiel sekvo — plifortiĝis konservativaj principoj de “ŝariat”. La popolo dronis en malprogresemo…

Loko, ĉe kiu povus plendi priŝtelata, senrajtigata, ofendata indiĝeno, mankis; la juĝistoj estis instalataj de rusa administracio.

En la jaro 1916 la caro, perdinte jam plimulton de siaj soldatoj, deklaris rekrutiĝon de l’ indiĝenoj. Ŝajne eluziĝis popola toleremo: lavango da indigno ruliĝis el unu angulo de Turkestano en alian kaj formiĝis kiel ribelo. Ĝi ekbrulis ĉe l’ kirgizoj kaj transdoniĝis al ĉiuj aliaj indiĝenaj popoloj. Ĉion fordonintaj al “ak-paĉa¹” indiĝenoj ne volis fordoni al li ankaŭ siajn filojn. La estro de Turkestano malpacienciĝis; en Rusion ekflugis helppetaj telegramoj; kaj la helpo venis…

La registaro por tiu celo ne estis avara, ĝi decidis eĉ devoki el militkampo valorajn soldatojn por direkti ilin en la malproksiman ribelantan kolonion. Tiom valora ĝi estis! La soldatoj venis kaj venkis… Longa listo de mortigitoj, ekzekutitoj, ekzilitoj kaj forkurintoj estis funebra rezulto de la ribelo. La regno nenion perdis, male, ĝi eĉ gajnis bonege, — la kampoj de la ribelintoj estis konfiskataj je utilo de la regno, sennombra brutaro estis ĝia “milita” akiro.

Plua malriĉiĝo kaj po-ioma formortado minacis al la indiĝenoj, ĉar la milito daŭris kaj ĉiam novajn viktimojn ĝi postulis. Sed venis la jaro 1917 kaj la revolucio.

Ĝi komence ne alportis trankviliĝon. Malklera indiĝenaro ankoraŭ ne sciis distingi rusojn, kiuj faras revolucion, de rusoj, kiuj mastras, vestitaj per uniformo de caraj oficistoj. Tro freŝa ankaŭ estis la impreso de la ĵus subpremita ribelo.

Tial tuj post falo de la cara registaro komenciĝis popola movado por defendi rajtojn de l’ indiĝenoj. Sed la movadon je siaj profitoj uzis aĉaj personoj: caraj oficiroj, lokaj riĉuloj kaj mahometanaj pastroj, kiuj celis kontraŭstarigi ĝin al revolucia agado de kelkaj pli progresemaj indiĝenaj grupoj. La movado de sur vojo al plibonigo de ekzistanta sociordo falis sur vojon de subpremado al popola memagemo, sur vojon de simpla rabista agado, per kiu suferis la pli granda malriĉa parto de la loĝantaro, kies tuta havo ofte estis forprenata perforte sub preteksto: “Helpo al la sankta milito kontraŭ profanistoj de Islamo”. Jam baldaŭ pli bona parto de l’ movadanoj, kompreninte esencon de la movado, forlasis ĝin; multaj eĉ transiris en vicojn de l’ revolucia armeo. La movado tute bankrotiĝis, perdinte konfidon de la amasoj. Eĉ la nomo de l’ movadanoj “basmaĉi” fariĝis samsignifa al rabistoj, mortigistoj ktp. Fine la bando estis nuligata.

Sur la spaco de la estinta kolonio naskiĝis Uzbekia Socialista Sovetia Respubliko, lando de egalrajtaj civitanoj, ne mastroj kaj servistoj.

Senco de la soci-mastrumaj rilatoj ege ŝanĝiĝis. Tuj estis efektivigata t. n. agrara reformo, per kiu tero kaj akvo estis deklarataj nenies posedo, kiun neniu rajtas vendi-aĉeti. Estis ĉesigata sistemo de tera kaj akva spekulacio, — ilia distribuado estis komisiata al aŭtoritataj regnaj institucioj, instalataj laŭ baloto de l’ kamparanoj mem. La tuta plantebla kamparo kaj la akvuma sistemo estis dividataj je egalaj normoj inter ĉiuj kamparanoj.

La fabrikoj de eks-kapitalistoj estis ŝtatigataj. La servutsistemo de kontraktado por kotono estis forigata. Ĉiuj kotonproduktistoj estis unuigataj per kooperativoj, kiuj mem kunaĉetas la ri-

¹ “Blanka caro”.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 475

la publik-utilaj societoj, la industrioj, la bankoj kaj kredit-institucioj, fervojoj kaj ŝipveturaj kompanioj, ĝenerale sub formo de obligacioj.

La statistikoj montras, ke la usona kapitalo komencis penetri en Eŭropon antaŭ la milito, sed ke la plej gravaj investoj okazis freŝdate. Preskaŭ 170 milionoj da dolaroj usonaj estis, en 19. junio 1928, investitaj en Polio, en Rusio, en Granda Britio. Gravaj progresoj estas efektivigitaj de la aŭtomobil-industrio, kiu penetris en Germanion, Francion, Belgion, Anglion kaj aliajn landojn. La bulteno de l’ komerca departemento kun nombroj pri la jaro 1918[?] taksas, ke la rektaj investoj de Usono en eksterlando, en ĉiuj landoj, progresas po 250 milionoj da dolaroj jare.

Malkresko de la orrezervoj en Italio

La or- kaj valut-rezervoj de la “Banca d’Italia”, la itala ŝtata banko, malkreskas laŭ tempmezuro, kiu plej altgrade maltrankviligas la ekonomiistojn, ĉar per tio aperas endanĝerigita la stabiliĝo de l’ liro, kiu estis efektivigita kun granda penego kaj per grava ŝarĝo por la laboristaro kaj la mezaj klasoj. La rezervoj de la “Banca d’Italia” sumiĝis laŭ la plej freŝaj statistikoj je:

1. jan. 1928 . . . . 12 125 mil. paperaj liroj
31. dec. 1928 . . . . 11 070 mil. paperaj liroj
30. aprilo 1929 . . . 10 004 mil. paperaj liroj

Dum sekve la malkresko de l’ rezervoj en la tuta jaro 1928 prezentis sumon de 1035 milionoj da liroj, la malkresko sumiĝis jam en la tri unuaj monatoj de l’ jaro 1929 je pliaj 1066 mil. da liroj! Laŭ tio la ŝtata banko je la 30. aprilo nunjare disponis nur pri or- kaj valut-rezervo de precize 10 miliardoj da paperaj liroj (= proks. 400 milionoj da dolaroj), kiuj respondas al sumo de 2569 milionoj da oraj liroj.

kolton de siaj membroj kaj pogrande vendas ĝin al la regnaj fabrikoj. Ĉefa okupiĝo de la loĝantaro — plantado de kotono — fariĝis profitdona. Kooperigo de l’ kamparanoj sekvigis ankaŭ grandajn sukcesojn de organiza kaj kleriga signifo: antaŭ la revolucio indiĝeno ne konis maŝinojn; nun ili vaste estas aplikataj. Kooperativoj disponigas ankaŭ elektitan semmaterialon. Tial la kvanto da rikolto ĉiam kreskas.

Pliboniĝo de la materiala stato elvokis emon al klero; universitatoj jam havas en siaj kadroj indiĝenojn, socikunvenoj vidas senvualigitajn virinojn. Signifo kaj influpovo de la eklezio okulvideble malkreskas. En socia kaj hejma vivado de l’ indiĝeno enradikiĝas progresemaj formoj de sociakorda konduto kaj agmaniero. Evidentiĝas pluraj ĝojigaj perspektivoj de evoluo…

Tram—ta—ta… tram—ta—ta…

La vagonaro brueme flukuras antaŭen; alvenas, preterŝoviĝas, foriras posten — montoj, kampoj, riveroj malaperas malantaŭe en polvo, leviĝinta el sub la radoj. Novaj bildoj aperas antaŭe… Ie, malproksime, en nebulo de la pasinto lasiĝas la hieraŭo kaj jam la morgaŭo vidiĝas antaŭe…

La vivo flukuras…

Meza Azio, 1928.

D. Albanov.

ŜTONLABORISTA VIVO EN SILEZIO¹

Tre peniga, korpo-streĉa estas la laboro de la laboristoj en ŝtonrompejoj, inter kiuj mi iam troviĝis kiel helplaboristo, ĉar en mia metio tiutempe ne estis trovebla okupo. Malgraŭ tre peniga laboro, malalta salajro, sekve mizera vivstato, la ŝtonrompejoj en nia regiono allogas multajn laboristojn, eĉ el pli malpli malproksima ĉirkaŭaĵo. Al tio ja devigas nin la batalo pro la ĉiutaga pano. Ĉiu homo volas satigi sin kaj siajn samfamilianojn.

En mia loĝloko jam komenciĝas la labortago (8-hora) matene je la kvara kaj duono, jene: “Ellitiĝi, lavi, vesti sin”,

[BILDO p.7 | 35,26,68,43] Foto: grupo de ŝtonlaboristoj, kelkaj sidantaj kaj kelkaj starantaj, antaŭ ligna budo, kun ŝtonblokoj kaj iloj antaŭ si.

dum la edzino preparas la matenmanĝon, kiu konsistas el supo farita el sekala faruno kaj iom da pano. Post tio la dorso-sako estas plenigata per pano kaj botelo da kafo (farita el hordeo). Tiam estas surmetataj la botoj kaj antaŭen ni marŝas: la vojo estas longa.

Ĝenerale oni bezonas de mia loĝejo ĝis la laborejo 1½ horojn, ĉiam marŝante tra arbaro, supren sur monteton. Ŝvitante ofte oni alvenas, eniras la kabanon, kiu estas destinita kiel manĝsalono por la laboristoj de la rompejo. Oni formetas la dorsosakon, portas la kafo-botelon sur la fornon por varmigi, demetas la botojn kaj jaketon, anstataŭigante ilin per pantofloj kaj laborkitelo. Je la sepa nun eksonas signalo kaj ĉiuj iras al sia difinita loko, la rompistoj en la rompejon malsupren, kaj la pavim-ŝtonfaristoj en siajn lignajn budetojn. La transportistoj nun portas al la budoj la blokojn, kiujn estas ĵus eltirinta el truego la granda levilo. Multpezaj estas tiuj ĉi blokoj; ofte ili pezas preskaŭ kvin mil kilogramojn.

La pavim-ŝtonfaristo per siaj iloj (ĉizilo kaj martelo) devas dispecigi la blokon en ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantajn kubojn, ĝis fine antaŭ li kuŝas la kuboj pretaj por vendiĝi. Vere nur tre malmultaj Gek-doj povas imagi, kiel ofte oni devas svingi martelon, antaŭ ol estas preta la pavimŝtono, sur kiu oni transpasas la stratojn en la urbo.

La labortempo daŭras ĝis la deksesa kaj duono. Intertempe estas du paŭzoj, ĉiu duonhora. Se tiam vespere fine eksonas la fajfilo, tiam certe ĉiu volonte formetas la ilojn por iri hejmen. Lace, ofte eĉ lacege oni alvenas hejmen, ripozas iom, dume eble englutante la vespermanĝon, legas gazeton, studas ankaŭ alvenintajn esperantaĵojn, studas iomete esperanton aŭ ion alian, — kaj jam estas tempo por enlitiĝi, ĉar la horloĝo jam sonigas la dudekan.

Tiel aspektas kutime la okhora labortago de la silezia ŝtonlaboristo. Nu, kiom oni perlaboras dum ĝi? Ĉiu laboro estas pagata laŭ kvanto, kaj la prezoj estas tiom malaltaj, ke ne estas eble eĉ por lertulo, kiu plej diligente laboras, elakiri pli ol 6 markojn germanajn (= 1,40 dol.) po tago. Kompreneble nur malmultaj akiras tiun maksimuman salajron. Tio estas treege malmulte da mono, se oni konsideras, ke unu pano (1½ kg.) kostas 0,60 mk. g., viando po kilogramo 2—2,40 mk. kaj butero eĉ 4 mk. po kilo. Nuntempe oni krom tio laborigas nin mallongigite, t. e. 6 horojn tage, ĉar estas tro produktate. Tio nature signifas plian malaltiĝon de nia salajro. Minacas eĉ maldungo kaj haltigo de la produktado.

Do, Gek-doj, se vi tuŝas per viaj piedoj la ŝtonan pavimon de la urbaj stratoj, ekmemoru ankaŭ la penadojn kaj la mizeron, kiun suferas tiuj, kiuj kreas al vi tiun ĉi oportunaĵon. Sed eksciu ankaŭ, ke ni jam komencas konsciiĝi en nia metio kaj jam komprenis, ke nur la nuna kapitalista sociordo kulpas pri nia mizero, por kies forigo ni ankaŭ komencas lerni kaj uzi esperanton. (6269¹)

¹ Germane: Ŝlézien (Schlesien).

¹ K-do 6269 estas sur la bildo la plej dekstra. — Red.

Oni elspezas por militiloj

Ĉar Turkio entreprenis disvolvi sian militŝiparon, Grekio ne povis resti flanke kaj mendis grandan nombron da militŝipoj. Turkio mendis ĉe Italio kaj Nederlando en mallonga tempo 2 kontraŭtorpedajn ŝipojn, 2 submarboatojn kaj 4 krozŝipojn. Grekio mendas ĉe Italio 2 plej moderne ekipitajn kaj plej rapidajn kontraŭtorpedajn ŝipojn.

Dum Doz (Dawes) kaj Mkdonald (Mac Donald) faris preparajn intertraktojn pri la malarmado, Usono instrukciis daŭrigi la konstruadon de 15 krozŝipoj laŭ sia programo. Oni aldonas ankoraŭ 2 krozŝipojn dekmil-tunajn (tuno = 1,83 kbm). La registaro asertas, ke la konstruadplano por 15 krozŝipoj tute ne kontraŭas la malarmadon, ĉar ĝi kondukos nur al tio, ke Usono havos egalan kun Britio ŝiparon. La ŝipar-konstrua projekto devas esti efektivigita la 1. julio 1931 kaj postulas jaran elspezon de 275 milionoj da dolaroj.

La usona registaro komunikas same sian decidon ekkonstrui 162 aviadilojn je la suma valoro de 5 milionoj da dolaroj. Kvar diversaj kompanioj ricevis la mendon. La defendministro de Kanado siaflanke sciigas, ke li konstruigas en Soŭzemtn (Southampton) 2 kontraŭtorpedajn ŝipojn por la sumo de 7½ milionoj da dolaroj.

Gazetservo de Intern. Antim. Oficejo, Hago.

— paĝo 8 —

476 — SENNACIULO

DISKUTEJO

Kiel solvi la antitezon?

Respondo al K-do Elzaso (7663)

Mi ne ŝatas diri, ke mi bone konas iun demandon. Tio estas ĉiam tro memfida. Kvankam mi sufiĉe konas Elzasian demandon: mi vivis de 1920 ĝis nun kun vilaĝdevenaj kaj urbdevenaj elzasoj en Parizo. — Mi parolis kun ili germanlingve kaj franclingve. Mi atente aŭskultis paroladojn kaj pritraktojn: sed ne influiĝu per pritraktoj en ĉiutagaj ĵurnaloj, K-do. Ĉiu ĵurnalo ĉiutaga, precipe en artikoloj anonimaj aŭ nomsignitaj de servutuloj, estas io tiom stulta, kiel pugnobato. Ne serĉu liberan penson en ĝi. Legu librojn, revuojn, respondece nomsignatajn de inteligentaj honestuloj. (Atentu: ili estas malmultnombraj.)

Do, mi kuraĝas respondi al elzaso (SAT-ano 7663) pri tiu de mi speciale studita temo. Mi tuj precizigu. Mi ne apartenas al la gvidantaro de SAT. Kiom mi kompatas ilin, la gvidantojn de SAT, ĉiam ŝarĝatajn per ĉiuj pekoj fare de la hepatosuferantaj SAT-anoj, kiuj ne legas vorton en “S-ulo” ne kulpigante la gvidantaron! Kiom ĝoja mi estas hodiaŭ, ĉar mi ne estas gvidanto, nek estos nek estis!

Tiom vivanta estas “S-ulo”, nur ĉar ĉiu rajtas skribi en ĝi sub sia respondeco. Mi, SAT-ano 7359, respondecas pri ĉio, kio sekvas: Mi estas franc-devena. Mi legas precipe komunistajn kaj komunistemajn gazetojn, kaj nur ŝatas tiajn gazetojn, sed ne iliajn erarojn. “Erare humanum est” (“erari estas homa”). Mi tute malŝatas naciismon de t. n. “socialistaj” gazetoj. Estus por mi tute egale, ĉu Elzasio refariĝu germana, parto de t. n. germana respubliko, kiu estas nun pli libera, ol la tielnomata franca respubliko. Re-germaniĝo de lingve kaj eduke germana Elzasio estus por mi nek malŝatinda nek ŝatinda. Se vi ŝatas ŝanĝojn, naciismojn, je via sano! Mi trinkas elzasan vinon je via feliĉo!

Sed Elzasi-ŝtatiĝo ŝajnus al mi tiom granda stultaĵo, kiom Kataluni-ŝtatiĝo, kiom Irland-ŝtatiĝo, kiom Limuzi-ŝtatiĝo, kiom novkreo de mortinta etindustrio apud sammetia sukcesanta grandindustrio. Tiu grand-industrio, imperialismo, persekutadas nin? Ni sociigu ĝin, ni internaciigu, ni sennaciigu tiun grand-industrion: regado. Ĝi ne plu estos imperi-ismo, kiam ĝi estos sennacia, komunprofita. Nur ekzistas tiu vojo, por eliri el imperia industrio, ĉu aŭtomobil-industrio aŭ regad-industrio.

Regado estas nur metio apud aliaj metioj. Ni tro forgesas tion; kaj kvazaŭ religie ankoraŭ ni konsideras registarojn. Kutimo: la homoj tiom longe kredis, ke reĝoj estris per “dia rajto”!

Kial Elzasio ne ricevis tuj ĉiujn francajn leĝojn? Ĉar elzasaj estroj ĵetis sin en la brakojn de sinjoro Pŭenkare, de generaloj, de franca ekleziularo. Ĉar fakte reganta elzasa ekleziularo ne akceptis “laikajn leĝojn” kaj elektis inter francaj leĝoj nur tiujn, kiuj plaĉis al ili, ekleziuloj. Ĉar kvankam vi diras “ne”, ĉiuj scias, ke Belgio-(Nord-Francio) – Elzasio – Bavario – Italio estas stultege katolikaj. La ne-katolikoj en Elzasio, judoj, reform-ekleziuloj, estas same kiel katolikoj ege pli superstiĉaj, pli religiaj ol ĝenerale loĝantaroj de Germanio aŭ Francio. Religiemo estas elzasa malsano.

Nur Bretonio, en Okcident-Eŭropo, estas tiom katolika, kiom Elzasio. Kia kontrasto! Estas natura fakto, ke la plej malriĉa superstiĉa marista landeto Bretonio, lingve izolita, estas ankoraŭ tre katolika.

Sed kiel estas eble, ke la riĉa Elzasio, kun ĝojaj junuloj kaj ĝuemaj junulinoj, kun riĉa grundo, riĉaj vilaĝoj kaj laboristaj urboj, estas ankoraŭ tiom religiema? Nur lingvan izolon ĝi suferas same kiel Bretonio. Ĉion alian, ne. Ni tuj rimarkas, ke tiu religiemo estas artefarita, ne profunda. Dum regado de Vilhelmo la dua super elzasoj, por havi pacon en ĝi, la germana imperiestro “pruntedonis” elzasojn al la katolikismo. Katolikaj pastroj, interŝanĝe por tiu donaco, donacis pacon al la “tre kristana” reĝo Vilhelmo. Same faris post 1918 francaj reakciuloj, favorante katolikan elzasan ekleziularon. Jen kial Elzasio estas nun iu ĉefloko de danĝere refortiĝanta katolikismo. Lingve izolita Polio, lingve izolitaj provincoj de Italio, lingve izolita Bretonio, aŭtonomisme, apenaŭ lingve izolita Irlando, same restas la nestoj de la plej malklera kaj fiaga religio en la mondo, katolikismo. (Mi estis katoliko ĝis 15-a jaro.)

Tio estas la precipa “alia vivkoncepto” de elzasoj: religiemo.

Nia elzasa K-do skribas: “… sen la kontrolo de ia registaro “en Parizo, kiu ne komprenas nian vivkoncepton”. “Nia” vivkoncepto! Jen superstiĉo tiom religia kaj reakcia, kiom la “bona germana dio” en Germanio kaj “dio protektas Francion” de franca ekleziularo. Ni sennaciuloj, kaj eĉ la nuraj internaciuloj, pretendas havi, klopodas havi, sukcesas havi la saman vivkoncepton, kiel niaj K-doj germanaj, holandaj, belgaj, francaj, svisaj, italaj, aŭstraj, por resti en la “ĉirkaŭaĵo” de Elzasio. Tiu komuna vivkoncepto estas samtempe celo de l’ tutmonda Proletaro, kaj nepra kondiĉo por sukceso de l’ socialismo.

En tiu movado al komuna vivkoncepto, kiu bezonas ankoraŭ grandajn klopodojn, ĉar naciismoj, flegataj de regantaj burĝoj jam de 1795—1815, fakte regas, Elzasio estus, inter klopodantaj proletaroj, iu insulo, popoleto kun speciala elzasa vivkoncepto? Pentrindajn diferencojn inter regionoj ni kulturu, kiam ni ŝatas ilin, por plezuro, sed ne por naski novajn kontraŭ-revoluciajn pasiojn. Kiom feliĉaj ni estas, naskitoj de provincoj jam longe “ennaciitaj” kun multaj aliaj, ĉar ni povas malŝati tiun naciecon eĉ ne inventante “aŭtonomismon”, malantaŭen-paŝon!

Sovetio redonis al ĉiuj popoletoj lernejojn en ĉiu lingvo? ĉar fakte neniu sciis rusan nek faman najbaran lingvon. Estis ne-evitebla. Krome, esp-o en tutmondaj lernejoj permesos al ĉiuj la saman tutmondan edukadon, eĉ al infanoj, kiuj lernus gepatran lingvon, parolatan nur de 20 000 loĝantoj. (Inter 20 000 loĝantoj ne povas troviĝi 20 Ajnstajn aŭ Ŝekspir.)

Sed vi, elzasoj, eĉ la plej pasie “aŭtonomistaj”, ne pretendas naski elzasan lingvon. Nur kelkajn ŝercojn vi presigas, en elzasaj ĵurnaletoj, sen preciza ortografio, en dialekto “elzesiŝ”. Inter Francio kaj Germanio ne ekzistas alia lingvo. Do, Sovetio ne trovus en Elzasio okazon rekoni apartan popolon.

Mi persone bedaŭras, por Sovetio, apartigojn kiel tiun de Ukrainio kaj Blank-Rusio, kie laŭ ĉiuj de mi elĉerpitaj informoj ekzistis lingvoj nur tute kamparaj, eble ne pli skribitaj antaŭmilite, ol “elzesiŝ”. Mi konstatas, sur “tabelo” de lernejoj en Blank-Rusio, ĵus aperinta en “S-ulo”, ke la studentoj en superaj lernejoj ege pli multe vizitas ruslingvajn kursojn, proporcie, ol en subaj lernejoj blankrusaj. Do, por la infanoj de subaj lernejoj, vilaĝlerneja lingvo estas barilo. Mi pretendas, ke ĝenerale orientanoj malpli sukcesas en industrio kaj sciencoj, ĉar ili studas tro da lingvoj: vilaĝan, urban, najbaran, eŭropan, elegantan, lingvojn. Ekzemple vi trovas polajn inĝenierojn, kiuj skribaĉas kaj parolaĉas lingvojn polan, rusan, germanan, francan, anglan. Sed ili tiom klopodis por poliglotiĝi, ke inĝenieroj ili kvazaŭ ne estas. Homa tago ampleksas nur 24 horojn, ne pli ol dek por utila studo, kaj orientanoj ne estas tiom laboremaj… (En tio ili pravas, tiuj ŝatindaj artistoj! La ĉiam afertraktanta usonano estas tiom malagrabla animalo!).

Tial bonaj sovetaj komunistoj malpravas, predikante al komjunuloj: “Lernu lingvojn, multajn lingvojn, anstataŭ esperanton.” La tro-lingviĝo estas vundaĉo de oriento. Komjunuloj nur parolaĉos unu aŭ du nacilingvojn.

Ĉiuj elzasoj edukitaj post 1918, kiam la gepatroj ne plu ŝatis aŭ kuraĝis paroli germane, (kara K-do Elzaso (7663), ĉu mi eraras?) plendis, ke ili nur aŭdis Elzasan dialekton, ĉar gepatroj ne sufiĉe sciis franclingvon. — Ne, K-do Elzaso, lingvon oni lernas en lernejo, se ĝi ne estas la sama, kiel en familio! (Esperanton, jes, ĉar pli facila.)

Mi konis multajn tiajn elzasojn, nun junuloj 15- ĝis 20-jaraj, kiuj plendadas ĉar patran lingvon ili ne plu havas. Ĉie ili estas fremduloj. Mi scias, ke ankoraŭ fariĝas tiel: infanoj eliras el lernejo, skribante kaj parolante malbone franclingvon kaj malbone germanlingvon. Tiuj elzasoj fariĝis, tiel, tiom esprimmalpovaj kiom orientanoj de la plej persekutitaj regionoj.

Ĉu “aŭtonomismo” estas la ĝusta kuracilo por tiu vundo? Nomojn de lingve malkontentaj elzasoj mi povus citi al nia K-do Elzaso; sed ĉu li povas ne-scii tion? Kaj ankaŭ, doni nomojn de vilaĝanoj elzasaj, kiuj estas indiferentaj por ĉiu naciismo (jam sennaciuloj, do, kiel ĉiuj naturaj homoj), mi ne kuraĝus… Ĉar eble ili estus persekutotaj, per la estonta “nacia” elzasa registaro?

Certe, K-do elzasa, nur sennacia socialista administrantaro (ne registaro), ne plu persekutos nin.

(7359.)

— paĝo 9 —

SENNACIULO 477

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 8 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 8

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

BELGIO

En “nia“ lando, kvankam ili ne plu estas la plej multnombraj en la parlamento kaj senato, la klerikaluloj regadas la plimulton de la lernejoj, kaj la riĉaj katolikoj… kaptas por tiuj lernejoj 62% de la tutlanda lernantaro. Plie, la pastroj havas rajton fari religiajn kursojn en la laikaj (ŝtataj) lernejoj, sed, almenaŭ leĝe, la infanoj povas esti maldevigataj ĉeesti tiujn kursojn — sufiĉas ke la gepatroj skribu al la direkcio de la lernejo. Ĉu necesas komentarii tiun liberecon? Certe ne, ĉar la legantaro de “S-ulo“ scias la valoron de “leĝa“ libereco por la malriĉuloj.

La klerikaluloj organizas lernejojn, kaj la nekredantoj ilin pagas, tute kiel la klerikaluloj!… Vi ne komprenas? Jen klarigo: La politikaj reprezentantoj de Laborista, Liberala kaj Katolika Partioj voĉdonas la necesajn milionojn, teorie je la nomo de la “lerneja paco“, sed fakte, por ke la “liberaj“ (legu: katolikaj) lernejoj povu konkurenci la laikajn!

Sen iu ebla dubo, tio ne sufiĉas al la katolika kapitalismo. Logike ĝi celas fariĝi mastro de la tuta publika instruado.

Ĝenerale la geinstruistoj de la katolikaj lernejoj estas “sanktaj fratetoj kaj fratinetoj“. La ensutanigataj fratetoj estas fraŭlaj, sed ne estas senseksaj. Tio estas ofte pruvita de iliaj viktimoj: la “tre karaj geknaboj“.

Pli ol ses miloj da katolikaj, judaj kaj protestantaj pastroj estas, en “nia glora kaj progresema patrolando“, pli bone pagataj ol la geinstruistoj civitaj.

Ekzistas “Nacia Federacio de Liberpensuloj“. La plimulto de la membroj konsistas el proletoj, sed la organizo estas direktata de la burĝa demokrata ideologio, t. e. estas apenaŭ kontraŭklerikala. Ĝi sin deklaras super la partioj kaj klasoj. Antaŭ ses jaroj la Brusela Federacio eksiĝis kaj poste fariĝis “Materialista Ligo de Belgio“, ĝi aliĝis al la “Internacio de la Proletaj Liberpensuloj“ (I. P. F.). Jen sube ĝia principara Deklaro.

Lasttempe ni publikigis broŝuron en franca lingvo de nia K-do Jean Gueux, kiu klarigas tiun Deklaron (32 paĝoj. Prezo: unu franca franko).

Ĵus nun ni ankaŭ eldonas broŝuron 32-paĝan de nia K-do Emile Chapelier: “La Proleta Liberpenso kontraŭ la burĝa Liberpenso“. (Prezo: unu franca franko, sendo senkosta).

Ni eldonas monatan ĵurnalon: “Le Matèrialiste“. Jarabono: 8.50 francaj frankoj. Ni uzas esperanton.

Principara deklaro de la Materialista Ligo de Belgio

Fundamenta principo:

  1. Nenio ekzistas ekstere de la materia mondo. La ideoj rezultas de la sentaĵaro. Ili devenas el la propreco de la materio, kiu konsciiĝas, kiam ĝi estas organiziĝinta.

  2. El tio, ke la ideoj rezultas de la materiaj faktoj, sekvas, ke la homo estas produkto de la medio, en kiu ĝi vivadas. Liaj ideoj aliformiĝas kune kun tiu medio, — ĉu ili adaptiĝas pasive, ĉu ili reagas kontraŭ la eksteraj fortoj.

  3. La prahistorio de la homo estas tiu de la luktado kontraŭ la naturaj elementoj por la konservado de la speco. El tiu luktado eliras la unuaj ideoj, la unua intelekta formiĝo.

Por praulo afero estas justa, se ĝi estas favora por liaj vivaj bezonoj, kaj maljusta, se ĝi kontraŭagas ilin. Tiele naskiĝis ĉe la homoj la ideo pri justeco.

  1. Tiu unua intelekta formiĝo intervenas iom post iom en la malrapidan organizadon de la societo.

En organizata societo, la ekonomia produktmaniero pli gravas ol la naturaj faktoroj kaj konsistigas dum ĉia historia epoko, la bazon de la socia kulturo, kaj, konsekvence, de la politika kaj intelekta historio de la epoko.

La intelekta produktado dependas de la materia produktado kaj transformiĝas kun ĝi.

  1. La religio, la moralo, la filozofio evoluas kaj adaptiĝas, dum ĉia epoko, al la ekonomia vivo. Ili elmontriĝas kiel la superstrukturoj de reĝimo, kies firmigilaro estas tute materia.

  2. La produktaj formoj, kiuj sinsekvis ĝis nun, — sklaveco, servuteco, salajreco —, havis, kiel bazon, l’ ekspluatadon al la homo fare de la homo. Tial ni vidas, ke la historio de la civilizado estas la historio de luktado inter regantaj kaj regataj klasoj.

La regantaj ideoj de iu epoko estas ĉiam la ideoj de la reganta klaso. Tial afero estas justa, se ĝi kunhelpas la kreskadon de la reganta klaso, kaj maljusta, se ĝi kontraŭas ĝin.

Sed kontraŭ tiu klasa justeco, aganta de supre al malsupre, kontraŭstaras alia klasjusteco, direktata de malsupre al supre, de la subpremataj klasoj. Ĝi nur ekestas kiel depostulo, pligrandiĝas laŭmezure kiel la reĝimo diseriĝas per la ekfiniĝo de la reganta klaso, kaj finfine sin trudas perforte. Ekzemple: la filozofia movado de la XVIII. jarcento.

  1. Se ni vidas, dum la XVIII. jarcento, la ideojn de konscienca libereco sin trudantaj kaj disvastiĝantaj, estas tial ke la estado kaj disvolviĝo de la burĝa klaso — tiam revoluciema klaso — havis kiel subtenilon, en la materia kampo, la liberecan konkurencon.

La konscienca libereco kaj la libera penso, kiu devenas el ĝi, estas nur translokigo, en la intelektan kampon, de la libera konkurenco.

En la landoj, kie la opinia libereco estas proklamata por ĉiuj, estas fakto, ke tiu rajto nur ekzistas por tiuj, kies opinioj ne estas danĝeraj por la regantaj klasoj.

  1. La antaŭa paragrafo difinas la materialismon de la historia vidpunkto.

La Materialista Ligo de Belgio aliĝas al tiu principaro.

Dum nia epoko la reganta klaso estas la kapitalista burĝaro, la subpremata klaso estas la proletaro.

La Materialista Ligo de Belgio celas disvastigi la materialistan filozofion, kiu devas esti, por la proletaro de la XX. jarcento tio, kio estis, por la burĝaro, la filozofia movado liberpensula de la XVIII. jarcento.

Enkondukis kaj tradukis la redakcia sekretario de la L. M. B.: SAT-ano 9106 (Bruselo).

P. S. Adresu leterojn kaj dokumentojn al la ĝenerala sekretario C. SERWY, 13, rue Henri Jacobs, Bruxelles (Belgio).

LA RELIGIAJ PARAZITOJ HAVAS BONAN SALAJRON

En Svedio laboristoj gajnas 2000 kronojn, sed pastroj 25 000 kronojn po jaro

En Svedio la laboristoj laborakiras ĝenerale 2 mil ĝis 2500 kr. po jaro. Multaj, ekzemple la tekslaboristoj kaj tekslaboristinoj ricevas pli malmulte, same ankaŭ multaj aliaj grupoj, dum la plej bone pagitaj laboristoj kompreneble povas akiri iom pli.

Sed ekzistas grandaj grupoj da parazitoj, kiuj ricevas multe pli. Inter tiuj parazitoj estas la pastroj — la reprezentantoj de dio. Mi notos kelkajn pastrajn salajrojn de la urbo Göteborg. La listo de la salajroj montras tiujn ĉi sumojn por dudekkvin pastroj; 1 ricevas 9500, 4 — 10 500, 1 — 11 000, 3 — 12 000, 1 — 13 000, 2 — 14 000, 3 — 15 000, 3 — 17 000, 3 — 18 000, 1 — 20 000, 1 — 22 500, 1 — 26 000 kaj 1 — 71 058 svedajn kronojn po jaro.

Dum laboristaj familioj devas loĝi en unu ĉambro kaj kuirejo kaj multaj eĉ en malgranda ĉambro, la pastroj havas 8 ĝis 15 ĉambrojn bone meblitajn. Jes, la pastraj etaĝoj kostas plej ofte same multe kiel tuta jarsalajro por laborista familio kaj ofte eĉ dufoje kaj pli ol kiun povas laboristo akiri por luo, manĝo kaj vestoj por la familianoj.

Kaj tiuj pastroj estas pagataj per la impostoj, kiuj pagas la malriĉaj laboristoj, ĉar protestanta eklezio de Svedio estas ŝtata kaj ĉiuj, eĉ ili, kiuj tute ne aprobas la religion protestantan, devas per siaj impostoj helpi subteni la pastraĉojn, la parazitojn.

Nur unu partio, la komunista, postulas, ke oni disigu la eklezion de la ŝtato. Kelkaj socialdemokratoj estas pretaj subteni tian proponon, sed la partio estas nun klerikala, ĉar tro multe da pastroj havas influon en la partio, estas socialdemokrataj parlamentanoj ktp.

E i n a r A d a m s o n.

— paĝo 10 —

478 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Finita, forpasinta estas la Leipziga kongreso en la momento, kiam aperas tiuj ĉi linioj. Kun ĝi la tuta streĉita intereso, kiun alportis al tiu unufoja okazo dum jaro la tuta SAT-anaro kaj precipe la legantaro de “S-ulo“, kiu ĉiam kaj ĉiam denove estis atentigata al tiu brila punkto en la antaŭeniro de nia movado. Nia celo, la praktika aplikado kaj utiligo de esperanto, ĝi fariĝas en la kongreso palpebla efektivo, ĝi ricevas tie sencon realan kaj konkretan esprimon. Tial la someraj monatoj por ni ne signifas malstreĉiĝon, paŭzon, lacemon. Ni rimarkis, ke la semajna gazeto de la neŭtraleburĝa esperantistaro “Heroldo de Esperanto“ en la someraj monatoj iom malstreĉis siajn fortojn, montris signojn de ripozemo, aperante en pli malgranda amplekso.

Sed por “S-ulo“ la someraj monatoj ne signifas interrompon en la varbado, en la fortostreĉado. Por ni tiuj monatoj signifas rikoltadon el la vintre komencitaj kursoj, alkonduko de l’ novlernintoj en niajn grupojn kaj rondojn — kaj, precipe, abonigo de l’ plej progresintaj inter ili al “S-ulo“. Ni bezonas tiujn freŝajn rezervojn, ĉar ventegoj malhelpas nian antaŭenmarŝadon. Unu post la alia, ni perdas niajn abonantojn en blankaj teritorioj pro registaraj malpermesoj: Italion, Litovion, Bulgarion, Rumanion sekvis Hungario kaj laste P o l i o.

Kia estu nia respondo al tiuj minacoj? Pli intensa varbado en la cetera mondo. Pro la teroraj landoj ni ĝis nun ne povis tute ĝisatingi abonant-staton de 4000, staton, kiu sole certigas la regulan aperigadon de 12-paĝa gazeto. Ni ne volas riproĉi al niaj K-doj pro malaktiveco. Ni scias, ke multaj inter niaj legantoj faras sian plej-eblon por fortigi “S-ulo“n. Ni konas la multajn internajn kaj eksterajn malfacilojn kaj kontraŭstarojn, kiuj baras al pli rapida disvolviĝo de nia movado. Sed ni tamen direktas al ĉiuj la peton: Post la someraj tagoj, post la kongreso, elprovinta la fortojn de nia organizo — ne ripozu, ne ekhaltu! Baldaŭ “S-ulo“ eniros sian 6-an vivjaron. Ke ĝi komencu ĝin kun pligrandiĝinta abonantaro kaj fervora, objektive raportanta kunlaborantaro. Tio certigos al nia “S-ulo“ fundamenton de ekzisto kaj pluan prosperadon pli grandiozan ol ĝis nun. N. B.

Helpu, Kamaradoj!

La nacia kongreso de la “Federacio de Liberpensuloj Franclingvanaj okazos en Grenoble (Isère), Francio, de 14-a ĝis 16-a de septembro. Interalie la tagordo entenas ankaŭ la temon “Esperanto kaj la liberpensuloj“. Por konvinki la multnombrajn delegitojn, ĝis nun malfavorajn al esperanto, estas necese montri al ili taŭgajn materialojn por dokumenti la utilon, valoron kaj neceson de nia lingvo. Pro tio sendu salutleterojn, mallongajn poresperantajn alvokojn kaj materialon por la ekspozicio. Rekompence ĉiu ricevos vidaĵon.

Ĉion sendu al K-do J. C o l l, Hotel Lesdiguière, 198 Cours J. J., G r e n o b l e (Isère), Francio.

La Protokolo

pri nia fakkunsido de liberpensuloj dum la IX-a SAT-Kongreso en Leipzig aperos proksiman monaton.

LA SAT-APARATO SERVAS!

Antaŭ kelkaj semajnoj K-do Johanson el Stokholm anoncis veturon al Bruselo (Bruxelles) de K-do Nilsson, tramisto. Ĉiujara loterio estis indikinta lin por ricevi de la tramkompanio vojaĝan stipendion, kiel okazas al pluraj tramistoj. Jes, tiu entrepreno — cetere komunuma — okaze de sia kvindekjara jubileo starigis specialan kapitalon, kies rentumo servu por pagi la elspezojn de tramistoj, kiuj emus fari fakan studvojaĝon eksterlande. Okaze de tro alta nombro de amatoroj la loterio funkciu. Tiele okazis, ke K-do Nilsson vizitis nian urbon. Nia grupo komisiis K-don Lebacq aranĝi la tutan aferon, kaj li tion majstre plenumis. Prizorgo de hotelo, vizito al la urbo, al tramdeponejoj, laborejoj kaj substacioj elektraj estis aranĝitaj kun helpo de K-doj Van Hoof kaj Masson. Ili ankaŭ kompreneble vizitis la sindikaton, kie K-do Nilsson ricevis multan profesian materialon kaj estis dokumentata laŭ laborista vidpunkto.

La 25. julio la sindikato organizis publikan kunvenon, dum kiu K-do Nilsson parolis esperante pri la vivo de Stokholma tramisto, klarigante liajn labor- kaj sociajn kondiĉojn. Ĉeestis proks. 100 personoj. Post la franc- kaj flandralingva tradukoj la intereso fariĝis tiom granda, ke multaj demandoj alfluis kaj ke sindikata diskuto estiĝis.

Fine la sindikata sekretario, je nomo de sia organizo, esprimis sian ĝojon pri la parolado de K-do Nilsson; inter aliaj diroj li forte akcentis pri la granda rolo ludita de esperanto; li promesis pli forte helpi nian movadon kaj petis, ke K-do Nilsson transdonu la fratajn salutojn de Bruselaj tramsindikatanoj al iliaj Stokholmaj klasfratoj. Tiujn varmajn parolojn K-do Van Aelst tradukis esperantlingven antaŭ interesplena atento de la ĉeestantaro, grandparte neesperantista. K-do Nilsson estis vizitonta Antverpenon, kie sub gvidado de K-do Verhulst li certe trafis bonan akcepton.

Resume, bonega sindikata kaj peresperanta propagando. M. V. A. (155).

FOR LA NEŬTRALISMO!

En la aŭgusta eldono de la oficiala gazeto de Brita Esperantista Asocio (B. E. A.) estas enpresita letero, kiun sendis la 12-an de junio Ĝon Merĉnt (John Merchant), ĝia prezidanto, al eksĉefministro Boldŭin (Baldwin), ĉar ĉi lasta je la 16-a de majo, laŭ raporto, diris:

“Mi opinias, ke la praktikaj gvidantoj de la socialismo, distinge de la teoriuloj, lernas per spertoj, ke ekzistas aferoj, kiujn la brita popolo neniel volus akcepti. (Aplaŭdoj.) Mi opinias, ke ili tiel facile povas konvinki la popolon ŝtatigi la bankojn, kiel devigi ĝin lerni esperanton. (Ridado.)“

La prezidanto responde skribis: — “Ili, la anoj de BEA, konstatante, ke tia eldiro kredeble donos la impreson, kvazaŭ la internacia helplingvo esperanto estus socialist-tendenca, deziras akcentegi la fakton, ke la esperantomovado, la ĉi-landa kaj alilanda, estas tute neŭtrala rilate al politiko kaj religio. La sola celo de la tutmonda esp.-movado estas propagandi la internacian helplingvon inter ĉiuj rasoj, por ke ĝi plifaciligu internacian komercon, vojaĝadon kaj interkomunikiĝon kaj kunigu la diversajn homajn rasojn en pli intimajn ligojn de amikeco kaj interfidemo.

“Estas unu alia punkto. Britaj esperantistoj antaŭenpuŝas esp-on pro nure patriotaj motivoj … ĉar ili deziras ne vidi la anglan lingvon ĝenerale uzata kiel internacia lingvo, kiu uzo nepre havus kiel rezulton ĝian kripligon kaj aliformigon, ĝis ĝi iĝus nura nombro de sia antaŭa memo.“ — —

“Tute neŭtrala rilate al politiko kaj religio“! Ĉi tion inter aliaj strangaĵoj diras la prezidanto de BEA. Eble estas vere pri la tutmonda movado, sed ĉu estas simile vere pri BEA kaj ĝia prezidanto?

“Rilate al religio“: Ĉu ne BEA estis oficiale responda pri la ĉiumonataj diservoj, kiuj okazis ĉe la Londona preĝejo de Sankta Georgo, Blumzbri (Bloomsbury)? “Rilate al politiko“: Ĉu ne ŝajnas, ke la prezidanto kaj aliaj BEA-anoj atendis pretekston por preni la anglan movadon for de “neŭtralismo“ en la manojn de la 1. kapitalista, 2. nacia, 3. kontraŭ-socialisma flanko? Ĉar —

  1. (kapitalista) sinjoro Merĉnt starigas kiel unuan celon por la propagando komercon, kune kun, supozeble, la profitoj de la hodiaŭa kapitalismo kaj ĝia ekspluatado al la laboristaro tutmonda. Ĉu estas sensignife, ke li starigas kiel unuajn celojn komercon kaj vojaĝadon — kaj, kiel la l a s t a j n: amikecon kaj interfidemon?

  2. (nacia) en sia lasta paragrafo la prezidanto de BEA sugestas, ke esp-o estas nur ilo por konservi pura lian nacian lingvon. Tion, kion Zamenhof iniciatis kiel grandan helpilon, — ni opinias —, al sennacieco, al nova senklasa socio, s-ro Merĉnt volas uzi “pro pure patriotaj motivoj“. La ŝtuparon al larĝa internacieco la prezidanto misuzas por malsupreniri al mallarĝa nacieco kaj komercaj profitoj! Sed ni tute ne deziras malsupreniri kun li!

  3. Per tiu letero ni vidas, ke s-ro Merĉnt kunigis sian voĉon kaj tiun de BEA kun la longdaŭra kriegado de la angla gazetaro kaj la angla et-burĝa klaso: “Ni ne estas socialistoj! Ni angloj ne estu socialistoj“! Ili fanfaronis sian nepartiecon, samtempe trudante, ke la angla popolo voĉdonu por tiu aŭ alia

— paĝo 11 —

SENNACIULO 479

partio, sed ĉiuokaze ne por la socialista!

Bonŝance estas, ke multaj angloj, esperantistoj kaj ne-esperantistoj, tute ne konsentas pri la esprimoj en la letero de s-ro Merĉnt, precipe tiuj de la lasta paragrafo.

Membro (ĝisnuna) de BEA, SAT-ano n-o 14 771.

PRI ESPERANTO-TEATRO

Interesate mi legis la artikoleton de K-do Skor, pri starigo, pere de SAT, de teatraj entreprenoj. Dramoj, operetoj, kinofilmoj, koncertoj (li tamen forgesis marionetojn!) k, plej alloga sugesto el ĉiuj aliaj … cirko. Belege! Ĉi tiun jaron-vortaron, proksiman-cirkon! Mi povas antaŭvidi la tempon, kiam ĉiu kongresano prezentos, anstataŭ kongres-karton, aŭ porcirkaĵon, ĉu elefanton, ĉu tigron, ĉu serpenton (nepre estu serpentoj, pro ties verda koloro). Kelkaj portos, ankaŭ, fantazi-biciklojn (K-do Telor, atentu!) aŭ trapez-aparaton. Eĉ la plej modesta pajac¹-veziko donus rajton al la portanto eniri la kongreson. Estas ja bela bildo kaj certe nia kongres-cirko subpreme konkurencus Fraŭlinon Esperanto aŭ ion similan en la burĝa kongreso.

Sed tamen … povus esti malfaciloj ĉe la afero. Ekz., kiel kaŝi la entreprenon antaŭ tiu K-do, kiu tiom malestimas la cirkojn? Kiel disdividi la rolojn de l’ pajacoj, por kiuj, eble, tiom multe da SAT-anoj estus, kvazaŭ laŭnature, taŭgaj? Ĉu nia redaktoro vere kapablus verki trafajn, novajn ŝercojn? Ĉu multaj el ni komprenas ĝisfunde la zorgadon al sovaĝaj bestoj (ĉar estus honte, ĉu ne, se ni devus alvoki eksteran helpon, anstataŭ elmontri, ke esp-o tute taŭgas por starigo de cirko)? Sed eble K-do Skor estas jam elpensinta ĉiun detalon pri sia projekto. Tamen, okaze se ĝi ne tuj estus realigebla, mi antaŭmetas ion pli ordinaran, pli ŝpareman k pli facile plenumeblan …

Eble ni povus elekti teatraĵon, kies scenejo estas simpla; estas tradukita esp-on almenaŭ unu akto de “La Tekstistoj“, ekz.; eble la tuto. En tiu akto legita de mi, la scenejo estis antaŭĉambro en fabriko, tial facile imitebla. Sekve de elekto, iu K-do aŭ K-dino, prefere iu kun kelka sperto pri teatro, ĉu kiel aktoro, ĉu kiel verkisto, funde esploru la tekston k aranĝu plej precize la diversajn movojn, poziciojn, en- k elir-lokojn, silent-paŭzojn ktp., ktp. Li tiam publikigu en “S-ulo“ la rezulton, prefere kun klara diagramo de l’ scenejo k mebloj. Sekve, la diverslandanoj disdonu la rolojn, ellernigu, ripetigu k fine prezentu la teatraĵon en sia lando, kiam k kie estus utile por propagando. Ĉiu rolo estu studata k prov-ludata de pli ol unu persono, laŭvice; eble ankaŭ unu persono povus studi pli ol unu rolon (sed tio estus malpli grava). La direktoj de la unua direktanto en “S-ulo“ estu bone atentataj. Ĉe ĉi tiu stadio de la entrepreno, ni havus en multaj landoj kelkajn personojn ludkapablajn k scipovajn pri la meĥanismo de l’ dramo.

Sed pli grava stadio estus atingita en la tempo de la kongreso, ĉar ĉe tiu sin trovus K-doj el diversaj landoj, kiuj kapablus ludi la rolojn kun jam nekonataj K-doj el aliaj landoj, post nur unu aŭ du ripet-ludoj. Ne estus dubo pri la meĥanismo de la dramo, ĉar ĉiuj estus studintaj laŭ la samaj direktoj. Ni povus tiri grandan propagand-profiton el la reklamo, ke nur la antaŭan tagon renkontiĝis la ludantoj k ili venis el tiom da landoj (ju pli da tiuj, des pli bone).

Mi petas pardonon al K-do Skor, se mi iomete hakis al lia tre optimista k entuziasma plano; certe mi ĝojis, leganta pri la starigo de esp-a teatro en Sovetio. Ankaŭ mi konsentas, ke aktualeco estas valora, kvankam ankaŭ multe da malnovaj verkoj estas atentindaj k povas daŭri, dum estas homaro; pli bone ĉef-verko klasika ol moderna senvaloraĵo, ĉu ne? Mi estos interesata aŭdi la opinion de aliaj K-doj pri ĉi tiu temo.

E. K. L.

¹ Pajaco = burleskulo.

UZU ĈIUJN ADRESOJN

— “K-do Z. bedaŭrinde ne povas resp. al ĉiuj korespondpetantoj pro amasega ricevo de korespondaĵoj.“

Tiaj anoncetoj ofte devigas nin perdi la esperon korespondi kun la landoj, kies adresoj estas ne tre oftaj en “S-ulo“. Sed ni povus tre malpli oftigi tiajn anoncetojn. Ekzemple, mi presis mian adreson en “S-ulo“ kaj ricevis 100 korespondpetojn. Kompreneble mi ne povas respondi al ĉiuj. Mi elektis el ili kelkajn, kiujn mi volas uzi mem, kaj la aliajn mi disdonas al miaj konatuloj geesperantistaj. La adresojn, kiujn mi ne povis disdoni, mi sendas al mia distrikta aŭ provinca esperanto-komitato, kiu povas ilin uzi. Kaj nur se mi tute ne povas utiligi la adreson, mi respondu al la korespondpetanto, ke mi ne povas korespondi kun li.

Anstataŭ la devizo: “Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon nepre respondi almenaŭ unu fojon …“ — ni devas deklari: “Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon zorgi pri la uzado adresojn de l’ petantoj, kiujn ili mem ne povis eluzi.“

N. U s o v (Sovetio).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

FINNLANDO. Tampere. La funkciado de lab. esp. societo “Antaŭen“ vigliĝis dum ĉi tiu printempo. Multe pliigis la fervoron vizito de Leipzigaj K-doj. Precipe K-do Wurl Fr., kiu partoprenis al ĉiuj kunvenoj, tre grave propagandis por nia movado. Nuntempe estas iom pli ol 70 membroj, plejparte nur pasivaj, sed utilaj por nia afero. Al SAT aliĝis ĝis nun 6 p. Kongreso de la landa asocio (FLEA) okazos en 1930 en Tampere. 8./9. majo okazis nia granda popolfesto en proksima insulo Wiikinsaari [?], kiu bone sukcesis. (5095.) — SOVETIO. Loŝkarivka. Lokan infanan kolonion vizitis alilanda gasto K-do Fr. Abke (9876). Li partoprenis je la kunveno de junaj geesp-istoj, kiuj deklamis k kantis en esp-o. K-do Abke raportis pri politika k ekonomia stato en Germanio ĉe laboristoj de proksima fervoja stacio. Sekvis multnombraj demandoj (5875). — Barnaul. En majo okazis ĉi tie ekspozicio de intern. interligo, kiu tre bone estis vizitata de kolektivaj grupoj k ankaŭ de delegitoj de div. konferencoj okazintaj en tiu monato. Estis elmetitaj kelkmil ekspozaĵoj ricevitaj de lokaj esp-istoj, disdividite je 8 anguletoj. Pli ol 200 opini-esprimoj estis enskribitaj en vizitant-libro. Pli ol 8 mil pers. vizitis la ekspoz., plej multe lernantaro k gejunularo. Oni vendis dum la ekspoz. 750 vortarojn k lernolibrojn, 1500 esp. alfabetojn k da prop. literaturo pli ol 200 ekz. Rezulte en pluraj vilaĝoj k lernejoj de Barnaula distrikto ekfondiĝis sume 15 rondetoj en legejoj, lernejoj, junkom. k pionir-taĉmentoj. Ankaŭ en urbaj lernejoj, kie ĝis nun ne ekzistis rondetoj, ekfunkcios tiaj plej baldaŭ. La loka ĵurnalo ĉiutage presis anoncetojn pri la ekspoz., la redakcio ankaŭ proprakoste presigis 500 grandajn afiŝojn k aperigis grandan artikolon. Kromelspezojn je sumo de 70 rbl. (35 dol.) pagis distrikta fako de popolklerigo k de IRH, kiuj ankaŭ dissendis cirkulerojn por invito. La esp. komitato havis neniujn elspezojn, krom disponigo de l’ aktivularo. De nun ankaŭ la instruistaro aktive subtenas nian movadon. (Ŝ. Goldfeder.) — Ivanovo-Voznesensk. Okazis 25./26. junio 4-a Gub. Konferenco de SEU, kiun partoprenis 54 p., el ili 26 oficistoj, 13 laboristoj, 14 lernantoj, 1 kamparano. SAT-anoj 24. (4696.) — Odessa. Radio-Odessa finis esp. kurson. La radio-stacio volonte akceptas leterojn de eksterl. K-doj por disaŭdigo. Ankaŭ la redakcioj de 3 radio-gazetoj (laborista, kamparana, junulara) serĉas intern. korespondantojn. 25. 7. k 1. 8. estis disaŭdigataj esp.-lingvaj raportoj pri “tago kontraŭimperialista“. La disaŭdigoj okazas ĉiam sur ondo 411 metroj de 18-a ĝis 22-a h. (5459.) — Rostov. Okaze de Intern. Ruĝa Tago (1. 8.) la Rostovaj SAT-anoj sendis 300 let. al laboruloj en pli ol 40 landoj de l’ mondo. Ĵurnalo “Molot“ nun favoras al esp-o, agnoskante gravan efikon de peresp. koresp. intern. k liveras al esp. koresp. sekcio let. sendotajn eksterlanden. Sukceso rimarkinda! (5458.)

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

M o l o d o j G v a r d i j a, Odeso, 27. 6., Epizodo (243): K r a s n a j T y l, Iv. Voznes., N. 5. El Bulgario (240), just. en Francio (241), faŝ. en Jugosl. (244), teroro en Polio (244); L e n i n e c, Iv. Voznes., Kien iras senlab. K-do; P l a n i t z e r Z e i t u n g, 27. 5., sen grandaj literoj, 8. 6., miraklo, 13. 6., Esp-o en Japanio; “M o l o t“, Rostov, 5. 7., Plifirm. de faŝ. en Polio (246).

L e R é v e i l O u v r i e r, Nancy, 3. 7., Kremacio en Germanio; D e r K a m p f r u f, Berl., junio, superstiĉoj en Ukr.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

S i g n a l e n, Stokh., 11. 7., 18. 7.; Ö r e b r o – K u r i r e n, Örebro, 8. 7.; S o c i a l – D e m o k r a t e n, Stokholmo, 7. 7.; L’ E c o l e E m a n c i p é e, Sau-

— paĝo 12 —

480 SENNACIULO

mur, 21. 7.; L a L u t t e S o c i a l e, Alger, 19. 7.; G o t l ä n n i n g e n, Visby (Svedio), 28. 6. (kun mencio pri “S-ulo“; D e r f r e i e A r b e i t e r, Berlin, 13. 7.; V o l k s s t i m m e, Chemnitz, majo/junio: 7 notoj; P l a n i t z e r Z e i t u n g, majo/junio: 8 notoj; L i m b a c h e r T a g e b l a t t, 13. 5.; M u l d e n t h a l e r N a c h r i c h t e n, 11. 5., 16. 5., 6. 6.; H a r t h a e r N a c h r. u. T a g e b l a t t, majo, po 4 notoj; G l a u c h a u e r T a g e b l a t t, 5. 6., C r i m m i t s c h a u e r A n z e i g e r, 13. 6.

L e R é v e i l O u v r i e r, Nancy, 29. 6.; L e P e t i t D a u p h i n o i s, Grenoble, 2. 7.; R é g é n é r a t i o n, Paris, jun./julio; S i g n a l e n, Stockh., 4. 7. (parte en esp-o); N e u e Z t g., N o r d b a y. V o l k s z t g., München-Nürnb., 21. 5., 24. 6.; L’ E c l a i r e u r d u S o i r, Nice, 24. 5., 30. 6.; D e r f r e i e A r b e i t e r, Berl., 29. 6.

Pri SAT raportis:

B o u r n e m o u t h D a i l y E c h o, 20. 7., detale (K-do Stay).

Pri la SAT-kongreso raportis:

B o l ŝ e v. S m e n a, Rostov, 9. 7.; M u l d e n t h a l e r N a c h r i c h t e n, 27. 6.; P l a n i t z e r Z e i t u n g, 3. 6. L e i p z. V o l k s z t g., Leipzig, 29. 6.; S ä c h s. A r b.-Z t g., Leipzig, 3. 7.; N e u e Z t g., N o r d b a y. V o l k s z t g., München-Nürnb., 18. 5., 3. 7.; W e s t f ä l. A l l g. V o l k s z t g., Dortmund, 6. 7.

Peresper. notojn enhavis:

L i m b a c h e r T a g e b l a t t, 21. 5.; P l a n i t z e r Z e i t u n g, 17. 5.; M o l o d o j G v a r d i j a, Odeso, 27. 6.; D e r f r e i e A r b e i t e r, Berlin, 6. 7.; M o l o t, Rostov, 5. 7.; S l o v o o t S t a n k a, Rostov, 10. 7.; Z a M i r i T r u d, Novoĉerk., 6. 7.

Peresper. materialon aperigis:

L e T r a v a i l l e u r A l p i n, Grenoble, 22. 6., 29. 6.; N e u e Z t g., N o r d b a y. V o l k s z t g., München-Nürnb., 2. 5., 15. 5., 21. 5. (tuta pĝ.), 22. 5., 23. 5., 4. 6., 7. 6., 4. 7.; D e r K a m p f r u f, Berl., junio; L a P r o v e n c e, Nîmes, 22. 6.

Aparte menciinda estas la laboro de K-do Bitzer, München, kiu sukcesis konstante aperigi en la bavaria kom. gazetaro pri- k per-esp. materialon.

Jun-pionira Centra Klubo, Leningrad, Volodarskij pr., 49, dez. korespondi kun junpioniroj, geknaboj kaj junularo, pri div. temoj, interŝ. fotojn, gaz., ktp. Resp. garant.

ATENTU! KOREKTU! Gek-doj Josefo k Margareto B a t t a (SAT-anoj 246 k 633), ne plu loĝas en Wien. Ĉion adresu por ni al K-do O. Bässler (por 246), Gerberstr. 24, Hth., Leipzig C 1. — Aferojn, kiuj koncernas Aŭstrion adresu al: K-do J. Bacz, Vorgartenstrasse 101/II., Wien XX.

[BILDO p.12 | 36,6,64,11] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kun skribplumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

XX-a Universala Kongreso de Esperanto, Oficiala Dokumentaro Esperantista (Antwerpen, 3-a ĝis 11-a aŭgusto 1928). Intern. Centra Komitato de la Esp-Movado, 12, Bould. du Théâtre, Genève. 139 pĝ. Formato 15×24 cm. Prezo ne indikita.

Tiu libro entenas la protokolon, financan raporton k statistikojn pri la XX-a universala kongreso en Antverpeno, la raportaron de la oficialaj institucioj al tiu kongreso k kiel aldonon la raporton pri la 4-a Somera Universitato en esp-o, samtempe okazigita kun la nomita kongreso.

F. de Kunovski, INTERNACIONAL-STENOGRAFIO en ĉiuj kulturlingvoj. Aldono por la Gvidilo en Esperanto. 2-a parto, reviziita de H. J. Hoen, Leipzig. Eldonejo: Instituto de Internacionalstenografio, Friedensstrasse 79, D u i s b u r g, Germ. Prezo: 1 mk. g. 16 pĝ. Form. 14×22 cm.

Tiu ĉi dua parto (aldona al la gvidilo en esp-o) servas por la lingvoj sveda, dana, nederlanda, portugala, rumana, greka k latina. Sume aperis ĝis nun gvidiloj por 15 lingvoj. La parto por 7 aliaj lingvoj sekvos post nelonge. Prave oni do povas paroli pri “universala stenografio“ ĉe tiu sistemo, kiu kelkfoje estis varme rekomendata en la kolonoj de “S-ulo“.

Lingvo Internacia (Διεθνοῦς Γλώσσης), Oficiala Organo de “Helena Esperanto-Asocio“. N-o 1. Majo/junio 1929. Adm. k Direkcio d-ro An. Stamatiadis, str. Rodou 21, A t e n o (Grekio). Jarkot. 1 us. dolaro. 16 pĝ. Form 24×32 cm.

Tiu ĉi sufiĉe bele prezentita nova gazeto servas al la propagando de esp-o en Grekio k aperas esp- k greklingve. La redaktoro, tuj en la unua n-o, prezentas en granda amplekso sian portreton al la legantaro.

Afiŝego de la 21-a Universala Kongreso de Esperanto k Internacia Somera Universitato en B u d a p e s t, 2-a ĝis 9-a de aŭgusto 1929. Kun panorama bildo de Budapest.

Prospekto german- k esp-lingva pri moderna rapidskribo de Vilhelm M a m e r o w. Adr.: W a r e n i. M., Kirchenstr. 18, Germ.

NIA POŜTO

13 336. — Ni enmetis la artikolon pri Z. Bjadula precipe por eviti, ke K-do S. riproĉu al ni pri bojkotado al la Blankrusa Kulturo! — E. L.

12 721. — Ni ne enmetos vian artikolon, tial ke ĝi povus estigi malagrablan polemikadon. Cetere via argumentado estas iom supraja: La laboristoj, kiuj konstruis la malliberejojn, militmaŝinojn ktp., havas saman respondecon en la stato de la aferoj, kiel tiuj homoj, al kiuj vi direktas viajn kritikojn. Ne forgesu, ke en la kapitalista sociordo la proletoj povas treege malofte elekti sian metion. Necesas prikonsideri la socian problemon laŭ ĝia tuto. — E. L.

Usov. — Ni intencas uzi vian tutan materialon, ankaŭ la malnovan.

3409. — Ni konfirmas ricevon de viaj manuskriptoj k de antaŭe sendita versaĵo. Ni uzos laŭbezone.

6817. — Ĝi aperos siavice.

8048. — Ni kvitancas ricevon de l’ manuskriptoj uzotaj laŭ-okaze. — R e d.

KORESPONDADO

AŬSTRIO

K-do Lanzenlechner, B. B. Werkstätte, S t. P ö l t e n, dez. koresp. precipe kun elektristoj el ĉl., L, PK, PI, PM.

BELGIO

K-do C. Severius, Touwstraat, 22/I., A n t w e r p e n, dez. interŝ. PM per 250 aŭ 1000 pecoj.

GERMANIO

— Rondeto de 10 Gek-doj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, individue k kolektive. Adr.: Walter Beckert, Schandauer Str. 56, S e b n i t z i. Sa.

— 2 belegaj K-dinoj (17 j.) dez koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata. Adr.: A. Winkler, Hilligerstr. 7, L e i p z i g, N. 25.

— 2 kurspartoprenintoj serĉas korespondantojn en ĉl. pri lab. temoj, L, PI, PK. Adr.: K-do Phil. Fuchs, Bleichstr. 78, L u d w i g s h a f e n a. R h.

K-do Walter Kühne (19 j., junkomunisto), Müngstener Str. 24, B a r m e n, dez. koresp. kĉl., precipe kun ekstereŭropaj landoj pri ĉ. temoj.

— Vormsaj geesp-istoj dez. korespondi. Por certa, daŭra k tuja respondo zorgos la peranto K-do Vilhelmo Huber, Korngasse, 9, W o r m s a. R h.

HISPANIO

K-do J. Granés, str. Tamarit, 148, p. 2⁰-la, B a r c e l o n a, dez. koresp. kun kukfaristoj ĉl. Resp. garantiata.

SOVETIO

— Gelaboristoj de Ŝtata muelejo dez. koresp. kun laboristoj de nutraj. industrio, pref. de muelejoj, kĉl. pri lab. k vivkondiĉoj. Adr.: R o s t o v / D o n, Budenovski, 75—77, Fabzavkom Gosmelnici N. 3.

ENHAVO:

paĝo
Postkongresaj pripensoj 469—70
Laborista problemo en Usono 470—71
Sakko — Vanceti 471
Kiel laboristoj plendas en Germanio 472
Letero el Aŭstralio 472
El usona taglibro 472—73
El Ĉinio 473
Notoj el Sovetio 473—74
Turkestan-Ĉumhurijat 473—75
Ekonomiaj notoj 474—75
Ŝtonlaborista vivo en Silezio 475
Oni elspezas por militiloj 475
Diskutejo 476
Sennaciula Liberpensula Paĝo 477—78
Tra Esperantio 478—80
Korespondado, Anoncoj 480

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 256, 29-a de aŭgusto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 256 — APERAS SEMAJNE — 29. Aŭgusto 1929

[BILDO p.1 | 35,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

PROTOKOLARO DE LA 9-a SAT-KONGRESO

4.—10. aŭgusto 1929 en Leipzig

Laŭ la decido de la 9-a SAT-Kongreso ni publikigas la protokolaron pri la Kongreso en unu tuta pli ampleksigita n-o de “S-ulo”, kiun ni sendos laŭ deziro kaj senkoste al ĉiuj aktivaj membroj de SAT. – Red.

LA ĜENERALA BILDO DE LA KONGRESO

Anoncis sin al la Kongreso sume 1102 Gek-doj el 29 landoj, nome el: Germanio 692, Sovetio 176, Francio 31, Aŭstrio 38, Anglio 30, Ĉeĥoslovakio 25, Svedio 24, Nederlando 21, Hispanio 10, Belgio 6, Usono 6, Hungario 5, Polio 5, Dancigo 4, Alĝerio 3, Svisio 3, Argentino 3, Latvio 3, Norvegio 1, Jugoslavio 1, Finnlando 1, Persio 1, Ĉinio 1, Kanado 1, Bulgario 1, Luksemburgo 1, Italio 1, Estonio 1, Islando 1. Fakte partoprenis la Kongreson sume 662 Gek-doj el 22 landoj, nome el: Germanio 527, Aŭstrio 29, Francio 19, Svedio 18, Anglio 17, Ĉeĥoslovakio 15, Nederlando 12, Alĝerio 3, Dancigo 3, Svisio 2, Sovetio 2, Ĉinio 1, Kanado 1, Italio 1, Latvio 1, Estonio 1, Jugoslavio 1, Luksemburgo 1, Bulgario 1, Islando 1, Belgio 3, Hungario 3. — El la sovetiaj SAT-anoj ricevis nur 2 K-doj la vizon (K-doj Demidjuk k Drezen, Moskvo) el 12 vizpetintoj.

La Kongreso okazis en la plej granda, bele aranĝita salonego de l’ Popoldomo. Super la estrado pendis, tutlarĝe, tre efika afiŝego “Proletoj ĉiulandaj unuigu vin!” Ĉe la enirejo al la domego salutis la alvenanton grandlitere “Bonvenon” k neesp-istojn sciigis same grandlitere en germana lingvo afiŝego pri la kongreso. Sur la domo flirtis ruĝa standardo. Ĉiuvespere okazis ĉe la radio-stacio MIRAG disaŭdigoj dekminutaj pri la kongresaj okazoj. La kongreso estis filmata. La du laboristaj gazetoj de Leipzig raportis ĉiutage tre detale pri la traktadoj (bedaŭrinde ne ĉiam en objektiva maniero!)¹. La neŭtralaj, burĝaj gazetoj prisilentis la Kongreson. En la apudĝardenaj salonoj troviĝis Ekspozicio, kiu trafe elmontris la peresperantajn labor-sukcesojn. Kun la esp-istoj ekspozis lab. radiistoj, fotistoj, ateistoj, sportuloj. La ekspozicio estis bone vizitata. La Poŝtejon instalitan en la kongresejo gvidis K-do Ŝinkel.

La 4-a de aŭgusto

Matene k posttagmeze jam kunsidis la estraro plivastigita de LEA germanlingva k la Plenumkomitato de SAT kun ĉeestantaj Gen. Konsilantoj. Je la 17-a salutis per muziko la gastojn la Leipzigaj lab. sportuloj. La kongresanoj iris por fotado k publika manifestacio al “Reichsgerichtsplatz” (Rajĥsgeriĥtsplac) — la placo, kie staras la Regna Tribunalo. Oni taksis la personojn tie ĉeestantajn je proks. 2000. La revenintoj plenigis la salonegon por la Saluta Festo aranĝita de la germanl. LEA. Multaj neesp-istoj ĉeestis en tiu vespero por aŭskulti la eksterlandajn K-dojn. K-do Bässler (Leipzig) malfermis nome de la Organiza Kongres-Komitato. Tiam parolis K-do Hempel (Leipzig) por la LEA-Asocio. Sekvis la prezidanto de l’ Lucerna Sportinternacio, K-do Gellert, kiu parolis esperantlingve; Schumann (Ŝuman) por Internacia Laborista Helpo; Junkriĥ por Internacia Ligo de la Militviktimoj; urba konsilisto Aug. Lehmann por la Urbo Leipzig; Heinr. Schulz (Ŝulc) por la estraro de la Socialdemokrata Partio Germania; Dasecke (Leipzig) por la CK de l’ Kom. Partio Germania k kom. urb-deputita frakcio de Leipzig; K-do Koppisch (Kopiŝ) (Leipzig) esp-e k germane, por la soc. dem. frakcio en la Leipziga urbparlamento k distrikto Leipzig de l’ soc. dem. partio; Hartvig de la Internacio de proletaj liberpensuloj; Lindner por la Germ. Laborista Radio-Asocio; Fischer (Fiŝer) por la laborista mandolinista asocio k la ĵus fondita “Sonanta Internacio”; Ŝimanna por la Germ. Lab. Kantista Asocio; Eidam (Ajdam) por la Lab. Sanitarista Asocio Germania, distr. Leipzig; Gerbiĥ por CK k distr. Okcident-Saksio de Intern. Ruĝa Helpo; Ad. Waidmann (Bremen), je la nomo de ISK (Intern. Socialista Kunbatalo). Krome salutis K-do Goldberg nome de Laborkomunumo de geinstruistoj Leipzigaj; Spander por la Labor. Abstinentuloj Germ.; Teubner por Lab. Stenografoj (sistemo Arends); Lange por Saksa Lab. Defendtrupo; Solc por Lab. Pafista Ligo, reprezentanto de Mondjunulara Ligo k de Germana Liberpensula Ligo. (Tiuj lastaj pro la malfrua tempo ne povis persone prezenti siajn salutojn.)

Nun parolis la alilandaj SAT-anoj-kongresanoj al la publiko. Parolis laŭvice K-doj Pech (Plzen, Ĉeĥosl.), Bureau (Alĝero), Jonas (Vieno), Eriksson (Stokholmo), Klaps (Dancigo), Toberson (Kanado), Ĉinia K-do, Sulski (Londono), Pieperiet (Enŝede, Nederl.), Kauliĥ (Bruselo, Belgio), Georgiev (Bulgario), Itala K-do (sennoma), Latvia K-do, Hungaria K-do, Glodo (Paris), Körner (Luksemburgo).

Ĉiuj salutoj estas tradukitaj tuj de kvin K-doj alterne el germana esperanten, aŭ inverse. — Fine K-do Bässler faras komunikojn por la kongresanoj k la publiko.

En la dua parto de l’ vespero estis prezentataj ritmaj dancoj de lab. sportulinoj k la festludo: “Kaj la Tero ektremis”, kontraŭmilita scenaro kun paroladoj, filmoj, parolĥoroj k kantoj, kiu en sia tuto forte impresis la ĉeestantojn k estis modele prezentita de la kunagantoj. Parolĥoroj k kantoj en esp-o atestis pri serioza studlaboro amasa, esp. lingvaj tekstoj al la filmo entuziasmigis la ĉeestantojn. Finkantis ĉiuj kune “Fratoj al Sun’…”

Unua laborkunsido, 5-a de aŭgusto, posttagmeze

Lundon matene kunsidis jurnalistoj k gazetraportistoj.

K-do Bässler malfermas je 14.30 horo k petas pardonon, ke montriĝis malfaciloj ĉe la enloĝigo de la laste venintaj K-doj, ĉar alvenis lastmomente al la Kongreso granda kvanto da novaliĝantoj, al kiuj devis esti havigataj loĝejoj.

K-do Drezen (Moskvo), kiu ne plu povis saluti en la amaskunveno pro tro malfrua alveno en Leipzig, alportas la saluton de pli ol 1000 sovetiaj SAT-anoj, atentigas pri la malprospereco de la neŭtralaj esp. organizoj k la prospero de la esp. lab. movado, eĉ en lando kiel Hungario, laŭdas la grandan esp. vortaron, kiu estas eldonata per la fortoj de SAT, atentigas, ke en la Lingva Komitato estas 5 SAT-anoj, deziras brilan sukceson al la 9-a. (Aplaŭdo.)

K-do Lanti per kelkaj vortoj dankinte al la O. K. K. pro la

¹ “Saksa Laborista Gazeto” enhavis krome ĉiutagan rubrikon “El tuta mondo” en esp-o, por informi la negermanlingvajn kongresanojn.

— paĝo 2 —

482 — SENNACIULO

bonaj aranĝoj proponas je la nomo de l’ Plenum-Komitato la prezidantaron k sekretariaron por la Kongreso. La proponita listo estas akceptita sen kontraŭdiro. Eniras la prezidantaron K-doj Demidjuk (Moskvo), Ĉinia K-do, v. d. Heid (Dortmund), Bässler (Leipzig), Capoulade (Sète, Francio). Sekretarias: K-doj Bartelmes (Paris), Platiel (Leipzig), Vildebrand (Berlin).

K-do Demidjuk (Moskvo) prezidas k transdonas la parolon al K-do Bässler, kiu legas pli ol 50 salutleterojn k telegramojn, venintajn de div. organizoj, grupoj k individuaj SAT-anoj. Ni nur citu jenajn instituciojn, kiuj salutis: Fervojistaj organizoj en Kassel k Samara, Intern. Transportlab. Federacio, Amsterdam, Intern. Laboroficejo, Genevo, Prol. kulturorganizoj Dresden, Kultur- k Art-Komisiono Intersindikata, Varsovio, Sonanta Internacio, Dresden, Sanitarista Asocio, Chemnitz, Militkontraŭula Internacio, Vieno, Ŝakasocio, Chemnitz, Prol. liberpensuloj Rejnlando-Vestfalio, Liberpensula Ligo, Belgio, Ateista Unio de USSR, Moskvo, Eksruĝfrontanoj Leipzig, Leningrada oficista sindikato, Loŝkarivska infankolonio, SPD. Gross-Dresden, Pravda-Redakcio, Leningrad, ktp. ktp.

Por elekti proponkomisionon (kiu pritraktu la proponojn, prezentitajn al la Kongreso k prezentu ilin al la plenkunveno) estas proponata nombro da 5 K-doj. Estas proponitaj tamen 9 SAT-anoj inter la ĉeestantoj de la kunveno k K-do Demidjuk opinias bone lasi ĉiujn 9 K-dojn: Estas sekve K-doj Muravkin (Berlin), Stertzenbach (Essen), Deubler (München), Köckeritz (Dresden), Latvia K-do, Guhr (Seifhennersdorf), Kauliĥ (Bruselo), Maller (Vieno), Burger (Essen), kiuj formas la Proponkomisionon k akceptas la elekton. K-do Bässler faras div. komunikojn, i. a. li sciigas, ke la parolado pri “Imperialismo k militoj” ne okazos pro manko de oratoro.

La kunsido estas finita je la 16-a h. Okazas poste kunvenoj de sindikatanoj laŭ sindikatoj aparte en la div. ĉambroj de la Popoldomo. Vespere estas la lumbildparolado de K-do Pech (Plzen) pri vojaĝo tra Eŭropo k Nordafriko, kiu pro sia neŭtrala, senkolora karaktero trovas la malplaĉon de la aŭskultantoj k estas publike kondamnata antaŭ la Kongreso de K-do Wendt, membro de la Kongr. Kom.

Dua laborkunsido, 6-a de aŭgusto matene

Malfermo ĉ. 9-a horo. K-do von der Heid prezidas. Post teknikaj komunikoj de K-doj Bässler k Wendt, anoj de la Kongr. Kom., legas K-do Bartelmes (Paris) la unuan parton de la Raportaro de l’ Plenum-Komitato de SAT al la Kongreso (tiun de la Ĝenerala Sekretario):

RAPORTARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE SAT

Ni prezentas al la SAT-anaro, kiel ĉiujare, la raportaron de la Plenumkomitato, okaze de la SAT-kongreso por ekzameno, aprobo aŭ malaprobo. La raporto ampleksas la periodon de 1. julio 1928 ĝis 30. junio 1929.

Niaj mortintoj. Kun sincera bedaŭro ni registras, ke forlasis niajn vicojn dum la raportjaro pro morto jenaj membroj de nia Asocio: K-dino Anna Derevjannik, K-doj Emilo Hallikainen, Robert Burkert, Moritz Axmann, Hermann Remers, Gracia José, N. M. Graĉev, Neĝam Mohamed, Faure Adrien, Johano Vajnŝtejn, Dionizio Klaĝin, Emilo Aaerny, M. Livŝic, Emil Bleuel, Kurt Grohmann, H. Weiss.

La Asocio dece memoros ilian agadon por nia afero, nelaciĝante en la daŭrigado de la laboro por kiu ili dediĉis tiom da sia energio.

Konsisto k funkciado de l’ Plenum-Komitato. Dum la priraportata periodo funkciis kiel Plenum-Komitatanoj la tutan tempon: K-doj B. . . ., Bartelmes, Cachon, Dessoit (Marso), Glodeau, Lanti (la 6 Parizaj membroj, kiuj formas laŭstatute la Direkcion), Lerchner (Leipzig), Nekrasov (Moskvo). K-do Richter (Leipzig) eksiĝis komence de marto 1929, per la motivo, ke liaj konsiloj rilate al administraciaj aferoj ne estis sufiĉe atentataj de la ceteraj Pl.-K.-anoj. Krome estas elektendaj laŭ propono 23 de la 8-a Kongreso, kiel novaj Plenum-Komitatanoj K-do Bässler (Leipzig) en sia eco kiel gvidanto de l’ Gazetservo de SAT k K-do Rublov (Odessa) kiel sekretario de la Literatura Komisiono. Dume ni traktis tiujn du K-dojn, kvazaŭ ili jam estus elektitaj de Ĝen. Konsilantaro, sendante al ili la protokolojn de l’ Direkcikunvenoj k atentante iliajn opiniojn. La administra komisiono, kiu rajtas prezenti Pl.-Komitatanon, ne estas reprezentita, ĉar ĝi en tiu ĉi momento fakte ne ekzistas.

La Parizaj membroj (Direkcio) regule kunvenis ĉiu-dusemajne, k pli ofte, kiam necesis. Sekretario de l’ Pl.-K. estas K-do Glodeau, Prezidanto K-do Lanti, protokolanto K-do Bartelmes (kiu anstataŭis K-don Cachon post la 8-a Kongreso. La decidoj preskaŭ ĉiam okazis unuanime, k la resuma protokolaro atestas pri la amasego da laboro plenumita.

Rilatoj inter Ĝ. K. k Pl. K. La rilatoj ĉiam estis glataj. Ĉiujn gravajn problemojn la Pl. K. konigis al la Ĝ. K.-anoj, petante ilian konsilon k sugestojn. Bedaŭrinde ankaŭ en tiu ĉi jaro ne ĉiuj Ĝ. K.-anoj akurate respondis. Senditaj estis 3 cirkuleroj dum la jaro. El la 16 konsilantoj respondis al la 1-a cirkulero 8 K-doj (ĝenerale aprobe, K-do Richter sin detenis pri 2 punktoj), al la 2-a 12 K-doj (ĝenerale aprobe, 1 malaprobo de K-do Kerr pri unu punkto [pliampleksigo de “S-ulo”]), al la 3-a 9 K-doj (ĝenerale aprobe).

Kiel oni vidas, la respondintaj Konsilantoj aprobis nian agadon ĝenerale, se ne unuanime. Cetere per privataj leteroj de konsilantoj, kiuj ne respondis al la cirkuleroj, ni eksciis, ke ilia nerespondo signifas aprobon al nia gvidado. Ĉar nun la nova Ĝ. K. laŭ la decido de l’ lasta Kongreso ĵus elektiĝis, ni esperas, ke la freŝaj fortoj — k ankaŭ la kelkaj malnovaj K-doj, kiuj restis senŝanĝe ĉe sia posteno post la nova elekto, funkcios tre regule k konscios sian devon, kiun ili havas kontraŭ la Asocio k kontraŭ la elektintaro. Partoprenis tiun elektadon 1831 membroj el 5170 aktivaj SAT-anoj, repagintaj la kotizon je la tempo de l’ kalkulado de voĉoj. Sekve ⅓ proksimume pruvis, ke ili meritas la nomon “aktivaj SAT-anoj” k ke ili komprenis la sencon de tiuj elektoj pri la plej alta instanco de nia Asocio. Ni faris ĉion eblan, per plurfoja atentigo en la oficiala organo, ankaŭ per klara prezento sur la balotilo mem, por atingi, ke kiel eble plej granda nombro da SAT-anoj partoprenu en la baloto. Kvankam la elcento ne estas tute kontentiga, ni konstatas tamen grandan progreson kompare kun la antaŭlasta baloto ĉe kiu la % estis nur ¹/₇. La Leipziga SAT-junularo bonvolis disponigi sin por plenumi la teknikan parton de l’ disnombrado de la voĉoj. Certe neniu povus prave riproĉi pri malbona funkciado de l’ gvida k administra aparato en tiu afero. La nova Ĝ. K. sekve laŭstatute estas elektita k akceptas plenrajte siajn funkciojn.

Rilatoj inter SAT k LEA-oj. La Göteborga Kongreso trovis la solvon por reguligi tiun gravan demandon, akceptante unuanime la Konvencion, kies teksto estas publikigita en “S-ulo”. (Vd. n-on 231.) Krome ni insistis ĉe la diversaj LEA-oj, ke por diskonigi tiun gravan dokumenton, ili aperigu ĝin nacilingve en siaj organoj, kiom eble. Plenumis tion ĝis nun nur unu [?] LEA (FEO, la franclingva LEA, presigis la leteron de l’ Direkcio al la LEA-oj) GLEA promesis¹ ĝin aperigi en “AE” k ni insistas, ke ankaŭ aliaj LEA-oj, kiuj eldonas proprajn gazetojn, faru la samon. Kiel vi scias, en Göteborg 3 LEA-oj mankis ĉe akcepto de la Konvencio, la nederlanda (NEFL), la aŭstria (ALLE) k la ĉeĥoslovakia. El longaj perleteraj intertraktadoj kun la Direkcio de SAT rezultis, ke NEFL akceptis la Konvencion (oficiale ĉe sia Kongreso 28. IV. 29); same faris ALLE dum sia Plenkunveno (paskon 29). Lastatempe ni ankaŭ atingis la konsenton de la Laborista Esperanta Ligo el Ĉeĥoslovakio. — Ni sendis al ĉiuj LEA-oj akceptintaj la Konvencion, cirkuleron kun praktikaj proponoj rilate al eldono de komuna afiŝego k kreo de LEA-informilo ĉe “S-ulo”. Tiu cirkulero estas konigita al ĉiuj SAT-anoj per publikigo en “S-ulo” (n-o 231, 7. 3. 29). Ni ricevis kelkajn pozitivajn respondojn k proponojn, sed ne de ĉiuj. La afero troviĝas en stato de evoluo, ni devas ja interkonsenti kun ĉiuj pri la farotaĵoj. Cetere dum la nuna Kongreso okazos kunsido inter reprezentantoj de P. K. k LEA-oj, kies rezultoj estos konigataj al la SAT-anaro. — La Konvencio ĝenerale estas obeata de la LEA-oj same kiel de ni, kvankam ni dezirus, ke la redaktoroj de la diversaj LEA-organoj klopodu ankoraŭ pli multe en la direkto presigi nacilingvan propagandan materialon k rezervi ekskluzive al SAT la peresperantan laboron. Sed pri unu grava malobeo ni devas noti fakton, kiu rezultigis en la pridiskuto inter la koncernatoj malsamopiniecon principan: SEU — kiu akceptis la Konvencion en Göteborg senrezerve, kiel unu membro en la Ligo de LEA-oj — eldonis dume esperantan literaturon (Varankin, Teorio de Esperanto). SEU provas pravigi sian agadon per la aserto, ke ĝi ne estas ordinara LEA k ne reprezentas unulingvan teritorion, sed ampleksas multnombrajn lingvo-regionojn. Tiu stato ne forigas la fakton, ke esperantlingva verko kiel “Teorio de Esperanto” povas utili ne nur en Sovetio, sed en la tuta Esperantio k sekve laŭ la Göteborga Konvencio SAT devus ĝin eldoni. Same persiste malobeas al la Konvencio k al la Statuto kelkaj grupoj el SAT-anoj en Britio (Londono, Edinburgo k. a.), kiuj principe ignoras la ekzistadon de BLEA k deziras atribui la por- k per-esperantan laboron al “SAT-grupoj”. Malgraŭ niaj korespondaj atentigoj ni ĝis nun ne atingis ĉe ili agnoskon de la Kongres-decidoj. Kontraŭ tia nedisciplino ni ne povis ion pozitivan entrepreni, ĉar nenio en la Konvencio devigas SAT-anojn aliĝi al iu LEA, estas nur rekomendo.

La Novjorkaj SAT-anoj laŭdinde montris pli da konsentemo k decidis ankaŭ labori laŭ la direktivoj montritaj de la VIII-a Kongreso; tiucele ili aliigis la strukturon de sia grupo.

Rilatoj inter SAT k la t. n. neŭtrala movado. Ni povis konstati per la paroliloj de la neŭtrala movado, ĝiaj gazetoj, ke SAT akiris al si alian pozicion ol en pli fruaj jaroj. Ĝia kresko, ĝia plifortiĝo influis konsiderinde la sintenon de la ne tre rapide disvolviĝanta neŭtrala movado. Antaŭe la metodo de neŭtralaj

¹ La promeso estas lojale plenumita, kiel oni povas konstati en la aŭgusta n-o de “EA”.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 483

gazetoj estis prisilenti SAT-on. Hodiaŭ ili ĝenerale agnoskas la progresojn k plenumojn de nia movado preskaŭ senescepte, necesas tamen noti, ke en la lastaj n-oj de “Esperanto” de UEA troviĝas neniu informo pri nia kongreso… Niaj rilatoj estis precipe monaj, ĉar ni devis reklami en la pli gravaj gazetoj por niaj eldonoj (ekzemple ni aldonis privortaran prospekton al la gazeto “Esperanto”). Ankaŭ en la Antverpena neŭtrala mondkongreso montriĝis okazo sukcese vendi niajn eldonaĵojn. Tiu reklamado en neŭtralaj gazetoj pri niaj eldonoj okazas ĉefe sub la vidpunkto, ke restas ankoraŭ konsiderinda nombro da proletaj elementoj en la neŭtrala movado. Tial ankaŭ hodiaŭ plue restas aktuala nia agitvorto: “For la Neŭtralismon!” La reklamadan taskon plenumis laŭdinde K-do G. P. de Bruin.

Krom tio niaj rilatoj estis lingvaj, kiom rilatas al la eldono de nia Plena Vortaro, pri kio estos parolata aparte. Cetere niaj principoj k nia taktiko rilate al la neŭtrala movado restis la samaj; ni nur rilatas kun ĝiaj institucioj en lingva, t. e. teknika kampo.

Redakcio. Administracio. Ĉar la raportoj pri Redakcio kaj Administracio estas aparte prezentataj de la koncernaj fakuloj, temas ĉi tie nur pri la oficista demando, kiu estas reguligata de la Pl.-K. Dungita kiel redaktoro de “S-ulo” restis dum la tuta jaro K-do N. Bartelmes, kies salajro depost 1. jan. 1929 estis monate 1000 frankoj fr. plus la loĝejo (900 antaŭe) kaŭze de la ĝenerala plialtiĝo de salajrotarifoj en Francio k plikariĝo de l’ vivkostoj. Lia laboro plenumiĝis en intima kontakto kun la gvidanto de “S-ulo”, K-do Lanti, kiu lasta estas devigata dediĉi sian tutan liberan tempon (ekster sia panakira laboro) 1. al la gvidado de l’ Asocio, helpate en la sekretariaj laboroj de K-doj B. . . . k Bartelmes; 2. al la gvidado de “S-ulo”, legante k prijuĝante la valoron de l’ ricevataj manuskriptoj, konsiderante la ĝeneralan aranĝon de la “S-ulo”-n-oj, konsilante k sugestante ktp.; 3. al la kontrolado de l’ Vortara verkado, treege temporaba k streĉa laboro. Ankaŭ la agado de K-do Bartelmes ne limiĝis je la nura teknika prilaborado de l’ nuna 12-paĝa “S-ulo” k “La Lernanto”, sed li ankaŭ sekretariis, skribante la korespondaĵojn por Redakcio k parte la Asocio. Li plie korektas la presprovaĵojn de “La Nova Epoko” k de “La Lernanto”.

En la redaktado de “La Nova Epoko” ni nun definitive transpasis la malfacilojn en la plenumo de tiu laboro, kiujn ni renkontis antaŭjare k parte ankoraŭ en la raport-jaro (ĝis fine de 1928). Rilate al la pliampleksigo de la revuo ni devas danki al SEU, kiu pagis la 16 pliajn paĝojn, sur kiuj estas presita la traduko de la verko de K-do Drezen: Historio de la Mondolingvo.

Jam en la lastaj monatoj de 1928 la laboro en la Administrejo fariĝis troa por tri dungitaj funkciantoj. Krome eksiĝis el sia ofico K-dino Lehmann, tiel ke dum longa tempo K-do Lerĥner troviĝis sola kun sia filino antaŭ tiu giganta laboro. La Administracia Komisiono tiutempe ankoraŭ funkcianta ne klopodis solvi la problemon k tiel la Direkcio mem devis sin okupi pri la afero. En niaj klopodoj por trovi spertan librotenist(in)on ni metis anoncon en “S-ulo”, sed fine — ĉar ne tuj prezentiĝis solvo — translasis al K-do Lerĥner mem la zorgon decidi pri la dungindeco de tiu aŭ alia K-do. Fine K-do Speth (München) akceptis veni al Leipzig, sed pro privata afero poste ne povis iri k lin anstataŭis K-do Platiel, kiu nun prizorgas la librotenadon ĉe la Administracio. Sed li enoficiĝis nur je la 8. 5. 29. Dum sufiĉe longa tempo pro troa okupiteco la Administranto ne povis tiel rapide plenumi siajn taskojn kiel en antaŭaj jaroj. La salajro de K-do Lerĥner estas: 70 mk.g.; tiu de K-do Platiel: 67.20 mk.g.; tiu de K-do Thieme: 35.20 mk.g.; de K-dino Lerĥner: 34.85 mk.g. (semajne).

La SAT-anaro devas scii, ke tiu laŭtarifa salajro ne rilatas al 8-hora labortempo k ke la div. asekurojn ili mem pagas; ĉiuj dungitoj k oficistoj dediĉas sian tutan laborforton al nia afero.

Administracia Komisiono. K-do Riĥter, prezidanto de la novelektita je 2. majo 1928 Admin. Komisiono, plendis al ni kelkfoje dum la raportjaro pri malfaciloj por kunvenigi la komisionanojn. Fine li sciigis, ke li restis sola kun K-do Bauer. Ni decidis tiam, en okazo de neeblo funkciigi normale la A. K., ke K-do Riĥter provu mem kun K-do Bauer plenumi la funkciojn de reviziantoj, likvidante la A. K. Fine, komence de marto 1929 K-do Riĥter informis nin pri eksiĝo el ĉiuj postenoj pro neakordiĝo kun la opinio de l’ ceteraj PL. Komitatanoj pri aranĝo de l’ reviziado en la Administracio. Sekve fakte hodiaŭ ne ekzistas Adm. Kom., ĉar la spertoj montris, ke ĝi en la laŭstatuta formo ne estas vivigebla. Por normale kontroligi la kontlibrojn de nia Administranto, ni proponas al la Kongreso anstataŭ la nuna Adm. Komisiono, kiu konsistis el nefakuloj, funkciigi kontroladon plurfojan dumjare fare de du profesiaj fakuloj. Krom tiu kontrolado povos funkcii ankaŭ dum kongresoj reviziado fare de SAT-anoj spertaj en librotenado.

Kontrolkomitato. Ĉi tiu instanco de la SAT-aparato estis formenda en Berlin laŭ la decido ĉe la lasta kongreso. La Kontrolkomitato konsistiĝis definitive en la laŭstatuta formo en februaro 1929. La nomoj de la elektitaj K-doj estas konigitaj en “S-ulo”. Pri ilia agado ni sendube aŭdos el apartan raporton de la sekretario K-do Vildebrand. Tiu raporto ne venis ĝis nun en niajn manojn.

Jarlibro. La Plenum-Komitato submetiĝis al la Göteborga decido, kvankam la Direkcianoj persone opiniis preferinde lasi la adresaron en ĝia ĝisnuna formo k estis subtenataj en tio per multaj rezolucioj k deziresprimoj de SAT-rondoj k izoluloj, kiuj estis presataj en “S-ulo”. Krome ni akceptis unuanime laŭ la praktika flanko la vidpunkton de nia Administranto rilate al aperdato de la Jarlibro. Ni rimarkigas, ke tiun vidpunkton cetere dum la Göteborga Kongreso neniu kontraŭstaris. Pri enpreso de l’ tuta nomaro estos parolate ĉe pritrakto de l’ unua kongres-propono (prezentita de K-do Bubu [Boubou]). Ni mem nur volas akcenti, ke en tiu punkto ni agis lojale laŭ la decido de la lasta kongreso.

Programo de SAT. Pro manko de tempo k neprepariteco de l’ plej multaj kongrespartoprenantoj ĉe la Göteborga Kongreso ne estis diskutata la programprojekto en tiu Kongreso k sekve ankaŭ ne povis esti aŭskultata la opinio de la Direkcio de SAT pri tiu demando, kiun K-do Lanti, la sola reprezentanto de l’ Direkcio ĉeestanta en Göteborg, devus prezenti en ĝia nomo. Tial, por konigi nian vidpunkton k okaze de la deziresprimo de la Kongreso pridiskuti la demandon dum la intertempo — la raport-jaro — poste la “Rimarkoj” de la Direkcio al la programdemando presiĝis kune kun la teksto ellaborita de la Programkomisiono (pli bone dirite: de kelkaj ĝiaj membroj, kiuj funkciis) aldone al la “Kongresa Protokolaro”. Sekve de tiu aperigo k de la broŝuro “La Laborista Esperantismo”, kiu preskaŭ samtempe aperis k kies verkadon aprobis la K-doj de la Direkcio, ĉar ili konstatis ĝian nepran bezonon, pro tio, ke ĉe multaj K-doj mankas iom profunda ekkono pri celoj k taskoj de nia organizo, — okazis sur la paĝoj de “S-ulo” 5 monatojn daŭranta diskutado, kiu tamen ne ĉiam severe rilatis al la diskuttemo mem, nome la projekto de la Programkomisiono k la Direkciaj rimarkoj, sed pli vere degeneris en polemikadon. Tial post tiom da tempo, post regula aperigo de multa materialo ricevita en ĉiusemajna n-o de “S-ulo”, — la Direkcio decidis ĉesigi la diskuton. Ĝi sin bazis sur la deziresprimo de multaj SAT-anoj, kiuj estis tedataj per tia disputado k per la fakto, ke la restanta materialo ne enhavis novajn argumentojn. Ĉi tie ne estas la taŭga momento por okupi sin pri solvo de tiu demando mem — tio okazos ĉe pritrakto de la diversaj proponoj prezentitaj al la Kongreso pri la problemo: Ĉi tie ni nur devas fari konstaton, tiun, ke ni devis dediĉi multajn, multegajn horojn da multvalora tempo al tiu senrezulta, negativa laboro (ĉar ion pozitivan ni ja ne atingis, escepte tion, ke multaj K-doj estas naŭzitaj de tia disputado). Kaj ni petas niaflanke la Kongresanojn fari la konstaton, ke ni lojale procedis, permesante larĝan diskutadon en la organo k ĉesigante ĝin nur, kiam nenio nova plu estis esprimata k la opozicio inter la legantoj de “S-ulo” kontraŭ tiu temo grandegiĝis. Ni petas vin konstati ankaŭ, ke neniam nia persona vidpunkto decidis en la diskutado, sed ke ni senŝanĝe presigis la tutan ricevitan diskut-materialon, kvankam ofte en ĝi estis uzataj akraj eĉ ofendaj esprimmanieroj. Konstatu ankaŭ, ke, se ni mem deklaris responde nian vidpunkton, tio okazis en necesa defendo de la interesoj de nia Asocio, kies unueco k supertendenceco estis pli ol unu fojon minacata, malpli per la naturo de la temo mem de l’ diskutado, sed per la maniero de l’ pritrakto. Oni notu ĉe tiu okazo en la memoron, ke la iniciato de la tuta program-afero ne venis de la Direkcio de SAT.

Dume ni ne ricevis de la sekretario de l’ Komisiono, K-do H. Muravkin, raporton pri la stato de la Komisionaj laboroj dum la tuta raport-jaro. Ni ricevis de tiu K-do nur artikolon sub titolo: “Kial SAT bezonas programon?”. Ni respondis al la aŭtoro, ke ni publikigos nur novan tekston de programo, se antaŭe ĝi estis diskutita inter la Programkomisionanoj k ricevis ĉe ili aprobon. Tian tekston K-do Muravkin ne havigis al ni. Dume venis proponoj de diversaj SAT-rondoj pri malakcepto de ĉia ajn programo. La Kongreso decidos pri tiuj proponoj.

Altlernejo ĉe la Kongreso. Pri tiu aranĝo ni eksciis nur per la Kongresa Komitato. La instigo ne venis de ni; sed kiel ni subtenas ĉiujn celadojn, kiuj povas doni ion novan al niaj aranĝoj, ni ankaŭ konsentis principe tiun aranĝon, kiu cetere anstataŭas la Kulturkonferencon, lastjare okazigita ĉe la Kongreso k ĉi-jare ne okazanta pro manko de K-do preta transpreni la organizadon k ŝajna manko de konfido je la sukceso de tiu provo. Ankaŭ la “altlernejo” estas nur eksperimento, kiu — ni esperu — montros bonajn rezultojn.

Kongreso. La Kongr. Komitato en Leipzig agis en intima kontakto kun la Direkcio de SAT, kiu lasta pritraktis en siaj kunsidoj ĉiujn protokolojn de la K. K. k ebligis al la K. K. plej vastan propagandon en la oficiala organo per multnombraj “Komunikoj” k artikoloj pri la kongresurbo ktp. (multe pli ol en niaj antaŭaj Kongresoj!).

SAT k frataj organizoj. SAT estis reprezentata en la kongresoj de FEO, St. Etienne (marto 1929), ALLE, Wien (marto 1929), Socialista Junulara Internacio Wien (julio 1929), Ekzekutiva Kunsido por preparo de kongreso de Eksmilitantoj k parencaj organizoj en Berlin (majo 1929). Ni sendis salutleterojn al Hispana

— paĝo 4 —

484 — SENNACIULO

Soc. Partio, Sveda Soc. dem. Partio, Partitago de Germana Soc. dem. partio, Kongreso de ITF. Okaze de la 9-a Kongreso ni sendis invitleterojn al la plej gravaj centraj organizoj de la diversaj politikaj k sindikataj Internacioj.

Sekvas K-do Platiel, kiu anstataŭas K-don Lerĥner en la legado de l’ administracia raporto:

RAPORTO DE LA ADMINISTRACIO DE SAT (1928/1929)

Situacio de la membraro. — La statistiko estas farita la 1. julio 1929. Sed ni konsideru, ke la membrostato preskaŭ ĉiutage varias k tio ankaŭ rilatas al la abonantoj. — La ciferoj post la streko indikas la pasivajn membrojn.: Afriko 1, Alĝerio 7/11, Argentino 24/1, Aŭstralio 1, Aŭstrio 217/4, Belgio 98/7, Brazilio 2, Britio 192/8, Bulgario 40/7, Ĉeĥoslovakio 142/5, Ĉinio 3, Dancigo 6/1, Danio 7, Estonio 28/1, Finnlando 47/2, Francio 310/8, Germanio 1704/26, Hispanio 131/4, Hindio 1, Hungario 41/1, Hindio 1, Islando 1/1, Italio 2, Japanio 57/1, Jugoslavio 50/2, Kanado 5, Latvio 44/1, Litovio 9/1, Luksemburgo 1, Maroko 1, Nederlando 121/8, Norvegio 37/3, Nov-Zelando 2, Persio 1, Polio 62, Portugalio 19, Rumanio 12, Saarlando 5, Sovetio 1478/40, Sud-Afriko 1/3, Sud-Ameriko 1, Svedio 178/1, Svisio 32/1, Turkio 1, Urugvajo 3, Usono 53/9.

Sume rekotizis aŭ novaliĝis 5179 aktivaj k 157 pasivaj membroj = 5336 kune. — Ne rekotizis ĝis nun 2531 aktivaj k 514 pasivaj membroj. Pasintjare rekotizis ĝis la sama dato sume 6170 membroj. Ni do povas konstati, ke la nombro de la rekotizintoj ĉi jare estas malpli granda ol tiu de la pasinta jaro. Pasintjare kune kun la nepagintoj ni havis 8167 k ĉi jare kun la nepagintoj ni havas sume 8381 membrojn. El tio ni vidas, ke inter la membraro estas ĉiam granda indiferenteco k tio estas tute klarigebla. Se oni konsideras, ke la SAT-anoj estu la plej perfektaj k kapablaj inter la tiel nomataj internaciistoj, tiam oni ankaŭ povus postuli de la “aktivaj” membroj pli da aktiveco. Sed mi ne povas imagi al mi SAT-anon “aktivan”, kiu dum la tuta jaro nur havas dufoje kontakton kun la Asocio, t. e. por pagi la kotizon k poste ricevi la jarlibron. Jen la tuta aktiveco de la “aktivaj” membroj. Ni devas trovi rimedon por ekstermi ĉi tiun malsanon en nia organizo. Ja, kion donas la aktivaj membroj al la Asocio, se ili ne estas abonantoj al la oficiala organo de SAT? Tute nenion! Por la kotizo, kiun oni pagas, la membro ricevas: membrokarton k Jarlibron. Do oni povas diri, ke la nuraj “aktivaj” membroj absolute nenion donas al la Asocio. Nun oni poste pripensu la voĉdonadon. Membroj, kiuj havas dum la tuta jaro nenian kontakton kun la asocio, neniam legas ion pri la vivo de la Asocio mem, devas poste voĉdoni pri gravaj punktoj. Ĉu vi povas imagi ĉi tiujn voĉdon-rezultojn? Plue en la statuto estas skribite, ke ĉiu aktiva membro “devas” voĉdoni. Nu, K-doj, post kelkaj tagoj estas fino de la referendumo k ĝis nun voĉdonis ĝuste 1785?!

Dum la pasintaj jaroj la jarlibro-afero ĉiam kaŭzis al ni kapdolorojn. Ĉi-jare, ĉar ĝi aperos nur en decembro, nia situacio estas iom pli bona. Ni esperu, ke la kongreso trovu vojon ankaŭ por klarigi ĉi tiun aferon kun la jarlibro, ĉar la tempo urĝas, ke ni vidu klare en tio. Estas jam faritaj diversaj proponoj rilate la jarlibron k el la ĝis nun faritaj proponoj k presitaj artikoloj oni povas konstati, ke la emo estas granda por presigo de la tuta adresaro en la jarlibro. Sed jam nun la administranto atentigas vin, ke vi ankaŭ konsideru la financan flankon de ĉi tiu vunda punkto. Pasintan jaron de la administracio estas proponita ²/₃ da plialtigo de la kotizo. La kongreso en Göteborg ja ne akceptis tion k nur plialtigis la kotizon je ¹/₃ indulgante la malbonvalutajn landojn k decidis ne presi ĉiujn adresojn: Kiu deziras la presigon de la adreso en la jarlibro, aparte pagu. La presigo de ĉiuj adresoj ne nur havas bonajn flankojn, sed ankaŭ malbonajn k pri tio ni diskutu dum la Kongreso. Post sufiĉa filtrado de la paroloj ni certe trovos la solvon.

Sennaciulo. — La statistiko estas farita laŭ n-o 247 ekspedita fine de junio 1929. La ciferoj post la streko montras la kvanton de la pasinta jaro: Afriko —/1, Alĝerio 6/8, Argentino 21/14, Aŭstralio 2/1, Aŭstrio 205/231, Belgio 81/73, Brazilio 6/2, Britio 166/172, Bulgario 5/—, Ĉeĥoslovakio 112/125, Ĉinio 3/6, Ĉilo 1/—, Danio 2/5, Dancigo 3/3, Estonio 17/15, Finnlando 21/15, Francio 287/215, Germanio 1059/950, Hispanio 80/53, Hindio 1/—, Hungario 4/36, Hindo-Ĉinio 1/—, Islando 2/2, Italio 1/1, Japanio 62/30, Jugoslavio 30/48, Kanado 9/3, Latvio 19/44, Luksemburgo 1/—, Nederlando 105/73, Norvegio 24/15, Persio 2/6, Polio 75/52, Portugalio 15/12, Rumanio 11/3, Saarlando 5/3, Sovetio 1053/872, Sud-Afriko 1/1, Svedio 106/56, Svisio 29/31, Urugvajo 2/2, Usono 55/35.

Sume ni ekspedis de n-o 247, inkluzive la vendekzempleroj, 3690 ekz. Pasintan jaron ni ekspedis dum la sama dato 3218 ekz. Ni do havas ĉi-jare pluson de 472 ekz. Ĉu ĉi tiu rezulto povas nin kontentigi? Tute ne! La redakcio k administracio faris sian eblon; ni pleje streĉis niajn fortojn, ankaŭ finance, k se la K-doj ne klopodas, ke SAT havu almenaŭ 4000 pagantajn abonantojn, tiam estas dube, ĉu ni povos daŭrigi la 12-paĝecon de “S-ulo”. K-doj, komparu profunde ambaŭ statistikojn t. e. tiun de la abonantoj k tiun de la membroj. Plie konsideru, ke inter la abonantoj estas sufiĉe granda parto da tiaj, kiuj ne estas membroj de SAT. Estas ja fakto, ke la teroro en la blankaj landoj ankaŭ multege malhelpas nian evoluon de la abonantaro, sed ĝuste ĉi tiu agmaniero de la faŝistoj devus esti instigilo por ni varbi abonantojn en la landoj ankoraŭ ne infektitaj de la faŝismo.

Dum la lasta vintro trafis nin plendoj ĉefe el Sovetio pri prokrasto de la gazetekspedado. Tiu prokrasto ĉefe okazis pro tio, ke ni en la administrejo estis ekstreme okupitaj pro manko de laborforto k ni havis nian plej grandan zorgon almenaŭ normale funkciigi la ĝeneralan ekspedadon de “S-ulo”.

La kreskado de la abonantaro ĝenerale, kompreneble necesigis alian adresigprocedon. Dum la pasinta jaro oni skribis ĉiujn adresilojn per la skribmaŝino, kio kaŭzis multe da laboro. Ni do aĉetis komence de novembro adresmaŝinon, kiu multe helpas pli rapidigi la adresadon. Ankaŭ ĉi tiu procedo donas al ni la garantion, ke neniu gazeto povas esti forgesata. Ĉiu adresplato aŭtomate transiras la premejon k la adreso estas tuj presata sur la banderolo mem. Konsekvence, se iuj abonantoj ne ricevis iun n-on, tiam neniam kulpas la administracio, ĉar iu forgeso en tiu ĉi rilato ne povas okazi. Kulpas sole la poŝtservo. Ekzemple ĉe n-o 247 certe okazis iu fuŝo en la poŝto, ĉar multaj K-doj ne ricevis ĉi tiun n-on. Ni jam sendis plendon ĉi-rilatan al nia poŝtejo. Resume, ne povas okazi, ke, se iu abonis ¼ jaron al “S-ulo”, ricevas regule 8 n-ojn, 1 n-on li ne ricevas k poste denove ricevas 4 n-ojn. Se eraroj okazas (k erarojn faras ĉiu homo), tiam ni bonvole akceptas la vangfrapon k korektas la eraron, sed se ni ne kulpas, ni ankaŭ ne transprenas iun ajn respondecon. — Rilate “La Lernanto-n” ni ne bezonas diri multajn vortojn, ĉar la situacio estas preskaŭ la sama kiel pasintjare. — Necesas diri ankoraŭ iom pri la adresŝanĝoj. Laŭ nia konvinko k sperto oni ofte arbitre ŝanĝas siajn adresojn k en ĉi tiu afero niaj K-doj en Sovetio estas tre fervoraj. Ni petas la K-dojn informi nin, se la adreso ne restas konstanta, tiam ni almenaŭ evitas nenecesajn elspezojn por la ŝanĝo de la adresplatoj. Ekzistas K-doj, kiuj indikas foje la poŝtkeston, poste ĉe la renovigo de la abono la hejman aŭ laborejan adreson. Tiu daŭra ŝanĝado de la adreso kaŭzas en la adm. multe da laboro k elspezoj.

La Nova Epoko. — De n-o 9 ni ekspedis jenan kvanton, la ciferoj post la streko indikas la kvanton pasintjaran: Afriko —/1, Alĝerio —/1, Argentino 16/14, Aŭstralio 1/1, Aŭstrio 72/59, Belgio 50/29, Brazilio 3/2, Britio 64/54, Bulgario 29/5, Ĉeĥoslovakio 28/27, Ĉinio 3/2, Ĉilo 1/—, Dancigo 1/1, Danio 1/3, Egiptio —/1, Estonio 10/10, Finnlando 13/2, Francio 136/98, Germanio 241/198, Grekio —/2, Hispanio 33/21, Hindio —/1, Hungario 1/—, Hindo-Ĉinio —/1, Islando 3/3, Italio 1/—, Japanio 53/24, Jugoslavio 18/16, Kanado 6/3, Latvio 13/17, Litovio 1/—, Luksemburgo 1/—, Nederlando 26/13, Norvegio 10/4, Nov-Zelando —/1, Palestino —/1, Persio 1/1, Polio 34/30, Portugalio 8/5, Rumanio 1/3, Saarlando 1/1, Sovetio 477/352, Sud-Afriko 1/2, Svedio 39/12, Svisio 10/10, Turkio —/1, Urugvajo 2/1, Usono 17/11.

Sume ni ekspedis 1439, pasintjare 1047 ekz. Ni do povas konstati pluson de 392 ekz. Ĉu ĉi tiu rezulto povas kontentigi nin? Certe ne! Konsiderante, ke ĉi tiu revuo estas duone donacita al la abonantoj, dank’ al la monhelpo de CK de SEU, oni povus opinii, ke ĉi tiu revuo almenaŭ devus havi, laŭ la kvanto de la aktivaj membroj, 3000 abonantojn. Multe helpis al la ĝisnuna kresko de la abonantaro la artikolo de K-do Drezen. Intertempe elĉerpiĝis kelkaj n-oj de “LNE”, k ni konsolas niajn novajn abonantojn per tio, ke post apero de la Drezena parto, ĉi tiu tuta verko aperos en libroformo. Ni do esperu, ke “LNE” trovu pli da interesuloj inter nia membraro, por ke ankaŭ ĉi tiu revuo donu iomete da profito al nia movado.

Eldona fako de SAT. — Konsiderante nian libroprovizon oni venas al la konkludo, ke niaj membroj ne sufiĉe interesas sin pri ĉi tiu fako. Ĉu povus okazi, ke inter 6 ĝis 8 mil membroj ni bezonas vendotempon de kelkaj jaroj por finvendi libron je eldonkvanto da 2000 ekz.?? Kaj ni ne forgesu, ke eĉ granda parto de la neŭtralaj esp-istoj aĉetas niajn librojn. Tio pruvas, ke granda parto de la membroj tute ne aĉetas niajn librojn. Tiu aĉetinerteco kompreneble neniam povas antaŭenpuŝi nian librofakon, ĉar ni devas konsideri, ke eldonitaj libroj poste kuŝas en la provizejo longan tempon kaj prezentas la tielnomatan “senproduktivan kapitalon“. Certe ĉi tiu inerteco en la aĉeto de libroj estas ja ĝenerala inter la esp-istaro, sed ĉu ni lab. esp-istoj sekvu la ekzemplon de la “neŭtraluloj”? Certe ni ne deziras tion, K-doj, k ni esperu, ke la venonta jarraporto pri ĉi tiu fako tute kontentigu nin. Niaj pulmoj estas niaj libroj kaj ju pli ni debitas, des pli bone por nia plua evoluforto. Tre grava malhelpo en la evoluo de nia libraro estis pasintjare la malfacila ricevo de nia mono el Sovetio. Tiuj cirkonstancoj cerbumigis nin, kiel aranĝi nian aferon kun Sovetio, ĉar daŭre kuŝis tie granda parto de nia mono (pli ol 10 000 mk. g.!), kiun ni ne povis ricevi pro la dekreto de la Soveta Ŝtato. Ni do finfine, post longa traktado pri la principaj demandoj, decidis eldoni parton de niaj libroj en Moskvo, por ke almenaŭ ĉi tiu mono ne kuŝu tie senproduktige.

— paĝo 5 —

Statistiko pri Librofako de Eldonkooperativo de SAT 1928/29

Nomo de l’ libro Kioma Eld. Eldon-jaro Eldon-kvanto Provizo 1927/28 Provizo 1928/29 Venditaj 1928/29 Venditaj 1927/28 Valoro en mk. g.
ABC de Sennaciismo 2-a 1926 1500 1519 1223 296 281 211.50
Diablidoj 1-a 1929 2000 2000 1345 655 — 360.40
Dokumentoj de Komunismo 1-a 1924 2000 577 376 201 78 188.—
Eklumo en la abismo 1-a 1923 2200 508 312 196 227 124.80
El la Mondbildo 1-a 1925 2000 882 711 171 132 123.—
En Katenoj de Maljusteco 1-a 1926 1500 955 844 111 253 126.60
Etiko 1-a 1926 2000 991 817 174 251 424.80
Fabeloj 1-a 1928 4000 4000 2243 1757 — 426.10
For la Neŭtralismon 3-a 1928 3000 2875 2568 307 160 256.80
Faŭsto 1-a 1923 2300 39 9 30 95 5.40
Gromada 1-a 1928 2025 2025 1056 969 — 247.10
Je la nomo de l’ vivo (ord.) 1-a 1927 2000 842 180 340 289 190.80
Je la nomo de l’ vivo (luksa) 322 450.—
Kandid 1-a 1929 2000 2000 1857 143 — 1392.70
Karl Marks, lia vivo k. verko 1-a 1926 2000 560 446 114 470 120.40
Kvardek Jaroj 1-a 1927 1000 700 511 189 300 51.10
Laborkajero de Petro 1-a 1926 10000 6205 5282 923 1266 501.70
La Kemio de l’ Universo 1-a 1925 2000 847 635 212 146 151.10
La Komunist. Manifesto 2-a 1925 2000 1175 898 277 203 242.40
La laborista Esperantismo 1-a 1928 3000 3000 1739 1261 — 243.40
Morto de Blanjo 1-a 1925 2000 976 813 163 207 255.—
La Vojo al Scienco 1-a 1928 2000 2000 1727 273 — 500.80
Malgranda Terbiblio 1-a 1924 1500 603 422 181 182 379.80
Ni legu 3-a 1926 3000 1761 1111 650 755 277.70
Nur volu 2-a 1926 2000 950 593 357 1050 169.50
Orienta Blovo 1-a 1926 1500 884 780 104 153 71.70
Petro 3-a 1928 10000 6139 1616 4523 6291 290.80
Petro kun rusl. ŝlosilo 1-a 1926 2000 1000 493 507 1000 108.40
Proletaria Kantaro 1-a 1924 3000 1687 1294 393 380 1035.20
Prologo 1-a 1929 2000 2000 1686 314 — 539.50
Protokolaro 1928 1-a 1928 1500 1500 271 1229 — 154.40
Ruĝo kaj Blanko 1-a 1926 2000 1142 919 223 108 285.80
Ŝekspsikologio 1-a 1926 2000 1121 873 248 184 258.40
Ŝtato kaj Revolucio 1-a 1926 2000 731 530 201 487 243.80
Tri verkoj de Tolstoi 1-a 1922 2000 2 — 2 84
— — — 54196 36502 17694 15032 10408.90

Statistiko pri poŝtkartoj ilustritaj kaj insignoj 1928/29

Eldon-jaro Kvanto Provizo 1927/28 Provizo 1928/29 Vend. Vend. lastjare
Poŝtkartoj ilustr. . . mk. 2752.70 1927 181 300 165 664 157 300 8 364 15 636
Insignoj
grandaj . . . . . mk. 312.60 1929 2 878 — 1 457 1 421 1 178
malgrandaj . . . . mk. 21.60 ? — 644 144 500 708
334.20

Fremdaj Libroj sume: mk. g. 180.—

Insignoj. — Komence de ĉi tiu jaro ni eldonis nian novan insignon, kiu trovis plaĉon ĉe multaj K-doj. Baldaŭ la provizo estos elĉerpita k ni jam mendis denove 2000 ekz. — Komplikaĵojn rilate la dissendon de niaj insignoj, il. pk., kovertoj ni havas kun Sovetio. Laŭ leĝo en Sovetio ĉi tiuj objektoj ne estas libere importeblaj k sekve la doganoficistoj plejparte agas laŭ la dogantarifo, kiu estas tiom alta, ke la K-doj prefere rifuzas la akcepton. Tiuj ĉi pakaĵetoj poste revenas k la afranko estas forĵetita. — La samo rilatas al niaj ilustritaj poŝtkartoj. De ĉi tiu lasta varo ni havas ankoraŭ sufiĉe grandan kvanton k se la K-doj ĉe festoj k manifestacioj helpus por vendi ioman kvanton ni povus esti certaj, ke ĉi tiu servo donus al la Asocio ioman profiton.

Akcibiletoj. — Konsiderante ĉi tiun instalon ni same devas konstati, ke ĝi ne estas sufiĉe uzata. Ekz. dum la kuranta jaro ni vendis el la serio A 127 biletojn k naŭ oni resendis kiel pagilojn. El la serio B ni vendis 140 k resendis 30 kiel pagilojn. Ne nur, ke ĉi tiu aĉeto de niaj akcibiletoj, multe helpas al nia eldonkooperativo, sed ĉi tiu aranĝo ankaŭ havas alian pli bonan flankon. Ni do supozu, ke iu membro dum difinita tempo havis laboron k dum ĉi tiu tempo aĉetis kelkajn akcibiletojn. Li do estas kvazaŭ asekurita ĉe SAT je plua ricevo de la gazetoj k ankaŭ membreco dum tempo malbona. Multaj K-doj jam spertis ĉi tiun akceptindan aranĝon k ofte aĉetas niajn akcibiletojn, por poste, kiam ili estas senlaboraj, uzi ilin kiel abonilojn. Aliaj K-doj aĉetas niajn akcibiletojn kiel ŝparilojn, ĉar ni estas pretaj ĉiutempe repagi la koncernan sumon, se akcihava K-do deziras tion. Por ĉi tiuj K-doj, kiuj jam havas siajn akcibiletojn dum daŭro de tri jaroj ni instalis apartan konton kun rentumo; ili do posedas ĉiutempe iom da mono en la organizo. Pri ĝi ili povas ĉiutempe disponi. K-doj, imitu ĉi tiun ekzemplon de kelkaj k vi per unu bato trafas du muŝojn.

Resume. Ni ne dubas, ke ĝis apero de la jarlibro multaj K-doj ankoraŭ rekotizos k certe ili superos la nombron de la pasinta jaro. — Kresko de la abonantaro al “S-ulo” k “LNE”, kresko de nia librofako, ĉiuj impulsoj estas faktoroj kapablaj pliprogresigi nian movadon k . . . laboron. Ĉefe la lasta jaro postulis de ni en la administrejo, despli, ĉar dum naŭ semajnoj nur estis 2 personoj, plej grandan oferemon nian. La tagan labortempon ni ne volas citi, pro taktikaj kaŭzoj. Sed ni nur citu, ke krom niaj administraj laboroj ni mem ekspedis “S-ulon” k “LNE”. Krome ni ankaŭ legis la presprovaĵojn de “S-ulo”. Tiun ĉi laboron, same la librotenan laboron ni nur povis fari dum la nokto. Ke tion dum pli longa tempo neniu povas elteni, estas memkompreneble. Kaj kiu ĉeestis la Lyonan Kongreson, certe povas rememori, ke jam siatempe la administranto pledis por helpo, sed niaj diroj ne estis akceptitaj. Konsekvence, kiam K-dino Lehmann foriris k nur 2 personoj estis en la administrejo, ĝuste dum tempo, kiam nia SAT-vivo pleje pulsas, ni dronis en laboro, k malgraŭ la plej rapida k longega laboro ni ne sukcesis ĉion kontentige funkciigi. Kompreneble K-do Lerchner neniel transprenas la respondecon pri ĉi tiu nefunkciado de la aparato, ĉar oni simple ne obeis al liaj konsiloj.

Ekzistas homoj, kiuj volonte iom babilas kaj kredas sin kapablaj per la buŝo, sed en la praktiko montriĝas tute alia bildo k poste ili silente forrestas. Ni klopodu ĉiuj esti praktikuloj k ne teoriuloj k ĉikanemuloj. Nur paŝante sincere rektan vojon, ni sukcesos antaŭenpuŝi nian movadon. En ĉi tiu senco mi donas la adm. raporton k esperas, ke la sekvontan ni povas skribi en pli granda ejo ol la ĝisnuna.

Post tio K-do Platiel komunikas kelkajn ciferojn el la bilanco k pri la kasa stato aktuala. Li detaligas iom la finsumon de la spezoj k rimarkigas, ke la ŝajna malprofito ĉe la libroj (elspezo pli granda ol enspezo) havas nenian signifon timigan, ĉar ni freŝdate pagis nov-eldonitajn librojn jus aperintajn, kiuj ankoraŭ ne havigis al ni enspezon.

Nun K-do Demidjuk prezentas je la nomo de K-do Nekrasov la raporton de la literatura redaktoro de

“LA NOVA EPOKO”

Kiam estis komencita la nuna eldonjaro, la redakcio de “La Nova Epoko” havis planon de ne nur ekstera, sed ankaŭ k ĉefe interna reorganizo de la revuo. Estis projektitaj plilarĝigo de la literatura materialo, enkonduko de vasta literatura observado, korespondo kun legantaro k kunlaborantaro, speciala prilaboro de apartaj temoj k diversaj aliaj aferoj. Realigo de tiu ĉi plano permesus fari “La Novan Epokon” riĉenhava kaj altinteresa revuo kun nekontestebla valoro por nia movado. Notinda estas ankaŭ la fakto, ke ĉiuj necesaj premisoj por facila realigo de tiu ĉi plano ekzistas kontante en niaj manoj: firma eldonejo en la personajo de Eldona Fako Kooperativa de SAT, jam sepjara senĉesa aperado de nia organo, riĉa sperto k bonegaj rezultoj de la laboro en la antaŭa tempo, partoprenado de multaj kapablaj kaj talentaj aŭtoroj, aktiveco de la legantaro, abundeco de bonega materialo, kiu restas por kuŝadi neuzata, sufiĉe bona ĉiumonata materia subteno de alia organizo esperantista (SEU) ktp.

Tamen jam baldaŭ montriĝis, ke unu artikoleto, unu ĝis du versaĵoj kaj du ĝis tri rakontetoj en unu fojo dum du monatoj — jen estas la tuta diapazono de nia muziko k malfermi la buŝon pli larĝe malhelpas la alprenita eldonmaniero de nia revuo. La plej ĉefa k komuninteresa serio de la revuo — la literatura — estas do forte kunpremita ĝis neebleco libere spiri. Unu pli-malpli plenan kritikartikoleton pri novaperinta libro oni estas devigata distiri en tri kajeroj dum duonjaro! Estas do klare, ke jam neeblas paroli pri sistema bibliografia observado de la tutmonda moderna literaturo, sed eĉ ne de la nur esperanta. (La kutimajn recenzetojn estas pli bone tute ne presigi pro ilia absoluta senvaloreco.)

Aliparte montriĝis aliaj pripensindaj faktoj. La scienca serio de nia revuo en tiu ĉi jaro fakte tute ne ekzistas, ĉar ununura, cetere tre[?] valora, scienca verko de K-do E. Drezen pri “Historio de la Mondolingvo” elpuŝas ĉiun emon loki iun ajn alian scienceteman artikoleton. Sed eĉ tiu ĉi sola verko, okupanta pli ol duonon de la tuta revuo, ne trovis sufiĉe da spaco por si en unu jarkolekto kaj estos daŭrigata ankoraŭ en la estonta jaro.

Fine, la pedagogia serio, kvankam tre valora k interesa, tamen, kiel evidentiĝis, ne trovas ĉe ĉiuj legantoj egalan akcepton. Ĝi pli kaj pli fariĝas grava por pedagogoj-specialistoj k ĝia plua evoluo ankoraŭ pli multe progresigos tiun ĉi flankon de ĝia signifo. Estas evidente, ke la pedagogia serio de “La Nova Epoko”, kiel estis intencite ankoraŭ en la komenco de ĝia ekzisto, havas tute memstaran signifon, kaj ju pli baldaŭ ĝi apartiĝos de “La Nova Epoko” al aparta pedagogia periodaĵo, des pli bone estos por ĝi kaj por “La Nova Epoko”.

— paĝo 6 —

Ĉio supredirita rezultigas tre klare sekvantan konkludon:

  1. “La Nova Epoko” laŭ sia karaktero kaj ideo apartenas al la tipo de la t. n. “dikaj revuoj” (magazinoj). Por sia plua progreso ĝi bezonas pli kaj pli, iom post iom, dikiĝi. Literatura materialo por ĝi ne mankas. Dependas nur de la materia eldonebleco de tia “dika” revuo. Ĉiuokaze “La Nova Epoko” devas havi kurson ĝuste al tiu ĉi tipo de la gazetoj.

  2. La poseria eldonado de “La Nova Epoko” sekvigis nur, ke ĝi perdis unuecon en sia aranĝo, unuecon en sia karaktero, unuecon de sia “vizaĝo”. La ĉefa bazo de “La Nova Epoko” estas literaturscienca kun dominado de la literatura materialo. Do “La Nova Epoko” devas restariĝi kiel unueca ĉiumonata literatur-scienca revuo.

  3. La pedagogia serio de “La Nova Epoko”, ĉiam havinta kaj havanta memstaran signifon kaj tendencanta esti aparta gazeto, devas esti eligita el la sistemo de “La Nova Epoko”. Ĝi devas esti reorganizita kiel memstara 8- aŭ 16-paĝa gazeto, aperanta sesfoje dum jaro. Unuatempe ĝi povas esti eldonata kiel suplemento de “La Nova Epoko”, ne aparte abonebla, samkiel “La Lernanto” de “Sennaciulo”¹.

  4. Ĉar la enpresigo de “Historio de la Mondolingvo” per daŭrigoj en la vico da sinsekvaj kajeroj de la revuo montriĝis kiel tre bona ideo, ĉar tiamaniere ebliĝas eldono de la sama verko en aparta libro per la sama kompostaĵo, — estas rekomendinda la daŭrigo de tiu ĉi maniero per presigo en “La Nova Epoko” de iu romano aŭ granda novelo, post kiam “Historio de la Mondolingvo” estas finpresita.

  5. Sendepende de plivastigo de la ebleco presigi en “La Nova Epoko” pli multan materialon de la kunlaborantoj, estus utile aranĝi intiman kontakton inter la redakcio de “La Nova Epoko” kaj Literatura Sekcio de SAT, por ke de tiu ĉi lasta la verkemaj kamaradoj povu ricevadi literaturajn konsilojn kaj menciojn pri siaj manuskriptoj, sendataj por “La Nova Epoko”.

Substrekante, ke la literatura materialo por plua progresigo de “La Nova Epoko” ne mankas, sed eĉ abundas, kaj ke la materiaj kondiĉoj por realigo de tiu progresigo pro aktiviĝo de la legantaro kaj pro la ekzistanta konstanta monsubtenado al “La Nova Epoko” estas tre favoraj, — mi transdonas tiujn ĉi konsiderojn al la bonvola aprobo de la 9-a SAT-Kongreso.

K-do Bartelmes raportas pri

“LA LERNANTO”

jenon:

“La Lernanto” aperis regule ĉiumonate kiel aldono al “S-ulo” k havis sian memstaran karakteron, kiel progresiga gazeteto kun alloga, simpla enhavo. Ĝi estis plibeligata per diversaj ilustroj. Studantaj esperantistoj trovis en ĝi simplajn rakontetojn, priskribojn, verkitajn de “lernantoj” mem; ili trovis anekdotojn, seriozajn k humorajn, en ĉiu n-o, ankaŭ la angulon “Por nia distro”. Nova estis la regula enmeto de enigmoj k rebusoj. El ricevitaj solvoj k komentoj ni konstatis, ke multaj K-doj ŝatis tiun aranĝon. Ankaŭ por tiu rubriko troviĝis inter la “lernantoj” mem volontaj kunlaborantoj. La rubriko “Kiel mi fariĝis esperantisto” estis vigle kunlaborata k ni posedas ankoraŭ kvanton da manuskriptoj por tiu rubriko. Sume oni povas diri, ke la redaktoro ne bezonas mem serĉi materialon por la gazeto, sed ke inter la amikoj de “La Lernanto” mem troviĝas sufiĉe multaj K-doj, kiuj provizas nin per la plej varia materialo. Ni mem ellaboris nur la instruan, lingvan rubrikon, ĉerpante el la lingva trezoro, kiun postlasis Zamenhof, k lingve komentante la priinfanan rakonton, kiu aperas en mallongaj ĉapitroj, ankaŭ prilaborante simplajn “lingvajn demandojn”. Laŭ la ekstera formo ni ne similigis “La Lernanto”n al instruilo, kvankam ĝi estas esence tia. Tamen ni ĉiam klopodis atingi kaŝi tiun kvaliton sub amuza, distra, plaĉa formo. Kritikojn ni ne ricevis, krom de K-do Haeckel, Leipzig, kiu deziris enkonduki en “L. L.” pli da pure instrua, lingva materialo, kiu laŭ nia opinio ne farus pli alloga la legadon k ne estas pravigebla de moderna pedagogia vidpunkto.

Por la

KONTROL-KOMITATO DE SAT

raportas K-do Vildebrand (Berlin): Karaj Gek-doj! Komisiite de la 8. Kongreso de SAT en Göteborg la Berlinaj SAT-anoj elektis 2 ceterajn membrojn por la Kontrolkomitato. Vi memoras, ke la 8. Kongreso elektis K-don Vildebrand kiel sekretarion de la K. K. Je la 21. februaro la Direkcio informis nin pri la aprobo de la elekto de K-doj Adolf Sproeck, Herbert Hoppe k Willi Vildebrand. — Niaj taskoj estas duspecaj: Unue, kontroli la laboron de la Plenumkomitato k Konsilantaro. Due, akcepti k solvi plendojn de iuj SAT-anoj kontraŭ la aliaj. La Kontrolkomitato post esplor-informiĝo ĉe la akuzitoj faris jenajn decidojn:

  1. Plendo de K-do Snejko (Minsk) kontraŭ Ben Odinov (Novjorko) pri ofendo k kalumnio. (Ben Odinov riproĉis al Snejko, ke li publikigis nebonan artikolon pro “mondonaco sendube”.) Jen decido de K. K.: Kontrolkomitato en sia kunsido de 31. 7. 1929 traktante la plendon de K-do Snejko (Minsk) kontraŭ Ben Odinov (Novjorko) konstatas, ke la akuzo k kalumnio, ke K-do Snejko pro monricevo publikigis artikolon de K-do Ploss (Ĉeske Budejovice) ne konformas al la faktoj, sed estas tute senbaza kalumnio. Konstatante tion ĉi publike, la Kontr. Kom. opinias, ke la honoro de K-do Snejko estas tutplene rebonigita.

  2. Plendo de K-do Stádler (Plzen) kontraŭ K-do Gargula (Prago) pro ekspluatado de SAT-anoj dum vojaĝo. K. K. decidis rekomendi al la Kongreso la akcepton de propono farita tiurilate al 9. SAT-Kongreso.

  3. Propono pri eksigo de SAT-ano 2042 René Naville de loka SAT-grupo en Tiflis (vidi komunikon en “S-ulo” de 16. majo 1929). K. K. decidis proponi al SAT-Kongreso la eksigon de René Naville, konforme al paragr. 8 de nia Statuto.

  4. Plendo de K-doj Nekrasov (Moskvo) k Rublov (Odessa) kontraŭ SAT-Direkcio k (esence la sama) rezolucio de Berlinaj SAT-anoj:

“Al la Direkcio de SAT. — K-doj. En la n-oj 241/242 de “S-ulo” vi publikigis “Deklaron” de la Direkcio de SAT, kiu povas kaŭzi gravan konflikton en la SAT-membraro. Mi, subskribinta membro de la Plenuma Komitato, ne konsentas al tiu ĉi deklaro. La publikigo de Deklaroj, kiuj pritraktas principajn aferojn de SAT, estas afero de la tuta Plenuma Komitato k eventuale Ĝen. Konsilantaro.

“Plue ŝajnas al mi grava peko kontraŭ la Statuto de SAT la prezento k rekomendo de la programeca broŝuro “La Lab. Esperantismo”, verkita de K-do Lanti laŭ via komisio. Mi ne povas solidariĝi kun la enhavo de la broŝuro kiel “kvazaŭa programo” de SAT, ĉar ni rigardas ĝin kiel danĝeran reviziismon de la paragr. 1 de la Statuto.

“Same ni ne povas aprobi la redakton de “S-ulo”, kiu ne kapablis eviti polemikon partipolitikan k propagandas la samajn ideojn kiel en “La Lab. Esperantismo”, detruante la ĉefan regulon de SAT ne tuŝi la disputpunktojn de la politikaj partioj laboristaj. Ni postulas, ke vi deklaru en la proksima n-o de “S-ulo”, ke via Deklaro nur estas persona opinio de kelkaj Direkcianoj k ne tiu de la elektita gvidorgano de SAT¹. En mala okazo ni redonos proteste niajn mandatojn al la SAT-Kongreso, al la SAT-anaro.

  1. junio 1929. N. Nekrasov.”

K. K. faris jenan decidon en tiu rilato: K. K. konsentas al la Direkcio de SAT, esprimi sian opinion en “S-ulo”. Tamen ĝi postulas, ke ĝi ĉiam respektu la malsamajn politikajn tendencojn en SAT k la malsamajn opiniojn de la membroj de SAT. En la “Deklaro de SAT-Direkcio” en n-oj 241/242 ne tute estas atentata la intertendenca lojaleco. Ni atendas, ke SAT-Direkcio estonte estu pli singardema. (Vildebrand, Sproeck, Hoppe².)

Sekvas la raporto de K-do Bässler pri la

ESPERANTO-INFORMSERVO DE SAT

Li prezentas al la kongresanoj, kiel oni fariĝas kapabla, sperta, bone informanta k raportanta gazet-prizorganto. La raportado por jurnaloj ne estas tiom simpla k facila afero. Tamen ĝi estas plej necesa por sukcesigi nian peresp-an laboron. La materialo, kiun li dissendis al la gazetservantoj, ne taŭgas ĉiam entute por unu sama gazeto. Tamen ĉiuj raportoj taŭgas por tiu aŭ alia jurnalo, laŭ la tendenco aŭ la karaktero de koncerna gazeto. Plej bone plenumis sian taskon sendube K-do P. Tilin (Leningrad). Li ne volas tedi la aŭskultantojn ĉi tie per ciferoj. Cetere ĉiu-kvaronjare aperas raporto pri la agado en “S-ulo”. Speciale li atentigas pri sia propono prezentita al la Kongreso, nome ke en “S-ulo” aperu presitaj kiom eble plej multaj el liaj informservaj raportoj en konciza formo sur speciala paĝo sub lia respondeco. Li opinias, ke la presigo de tiuj raportetoj en “S-ulo” interesos ĉiujn legantojn, ne nur la malgrandan rondon el ĝisnunaj gazetservantoj, k ke per tio la intereso por la Servo pligrandiĝos. Ĝi estos instigo por multaj traduki k sendi al lab. gazetoj la raportetojn. Tiu propono estas rezulto el la kelkjara laboro de Esp. Servo.

Post sia raporto K-do Bässler faras proponon, ke oni elektu socialdemokratan K-don inter la prezidantaron. K-do Batta (Vieno) subtenante tiun proponon, deziras, ke oni ankaŭ elektu virinon

¹ Ĉu ĝi estu enbroŝurigata en la mezon de “La Nova Epoko”, ĉu simple enŝovata en ĝin — tiu demando estas pure teknika.

¹ Klarigoj: La “Deklaro” estis aprobata de 5 Direkcianoj, la 6-a sin detenis k ne voĉdonis kontraŭ ĝia publikigo. Sekve la voĉo de K-do Nekrasov ne povus aliigi nian decidon. Aliparte, ne la tuta Plenum-Komitato estis atakata, sed nur la Direkcio. Estas do tute nature k logike, ke ankaŭ nur Direkcianoj rebatu la atakon. La protesto de K-do N. estas do tute senbaza — se ne sencela . . .

² Necesas rimarki, ke tiu raporto devus aperi resume en “S-ulo” antaŭ la Kongreso kiel la aliaj raportoj de la gvidorganoj de SAT. Tiel ne okazis k sekve ni ne povis klarigi la aferon en la ĝenerala parto de la raporto. La Legantaro pripensu la fakton k konkludu mem . . .

— paĝo 7 —

por esti prezidanto. Venas div. proponoj. Rezulte la prezidantaro estas kompletigata per la elekto de K-do Deubler (München) k K-dino Glodeau (Paris).

K-do Lanti nun prezentas la raporton pri

“SENNACIULO”

La gazeto aperis regule. Grandan paŝon antaŭen ni realigis dum la lasta jaro. En la espero, atingi baldaŭ 4000 abonantojn k ĉar la buĝeto de la gazeto estis sendeficita, ĝia formato estis pligrandigata sen plialtigo de la abontarifo. Depost novembro 1928 ĝi aperis unufoje monate 12-paĝe; depost februaro 1929 dufoje monate. Depost aprilo 1929 ĝi aperas ĉiusemajne sur 12 paĝoj. Ni akompanis tiun pliampleksigon sinsekvan de la gazeto per alvokoj longaj k mallongaj, ripetitaj, en “S-ulo” mem al la abonantaro por intensigi la varbadon. Ni ne tute sukcesis atingi la celon. Kiel vi povis ekscii per la raporto de la Administracio ni tamen varbis 472 novajn abonantojn k tiu nombro estas sufiĉe elokventa per si mem.

Dank’ al la pliampleksigo ankaŭ la enhavo de “S-ulo” pliriĉiĝis k plivariiĝis. Ni povas statistiki ĉi-jare 304 originalajn artikolojn (en la peresperanta parto) + 31 Tagoj el mia vivo + 2 Mia buĝeto + 10 versaĵoj, sekve sume 347 originalojn¹. Ne enkalkulita en tiu nombro estas la rubriko “Tra Esperantio”, en kiu aperis ĉiunumere meznombre 2 grandaj artikoloj = sume ĉ. 100 artikoloj dum la jaro. Ankaŭ ne enkalkulitaj estas la specialaj “Paĝoj” — kiuj pliiĝis dum la jaro, tiel ke depost 1. januaro 1929 en ĉiu n-o regule aperis unu el la “Paĝoj” — sporta, scienc-kultura, liberpensula, junulara, virina². Kompil-aranĝitaj artikoloj (kiuj estis ĉerpataj k kompilataj laŭ unu aŭ kelkaj difinitaj fontoj) aperis: 31. Tradukoj 45. Krome la rubriko nove enkondukita “El la Historio de l’ Socialismo” prezentis 16 pecojn. Ĝi havas instruan, klerigan celon k certe estas utila por multaj niaj legantoj.

Laŭ la ciferoj oni vidas, ke lastjare la puraj tradukoj en “S-ulo” prezentis nur proks. 10% de l’ enhavo peresperanta de la gazeto (enkalkulante la “Paĝojn”, ekskluzive la rubriko “Tra Esperantio”). Sekve kompare al la antaŭaj jaroj plia rimarkinda progreso rilate al la originaleco de l’ enhavo estas konstatebla. Oni rimarku, ke la Tagoj el mia vivo okupis malpli da loko en la gazeto ol en la antaŭjaro. Por variigi la enhavon de la gazeto, ni rezignis enmeti la “Tagojn” en ĉiu n-o, precipe ĉar ankaŭ ne ĉiuj estas interese verkitaj. Ni posedas ankoraŭ ioman kvanton, da “Tag”-manuskriptoj kiuj siavice aperos, sed la alfluo da tiaj manuskriptoj konsiderinde plimalmultiĝis, k niaj verkantoj preferas nun priskribi vojaĝojn aŭ eksterordinarajn travivaĵojn, kiujn ni ŝatas enmeti, se ili vere estas eksterordinaraj k esence interesaj.

La gazeto estis multe pli ilustrita ol en antaŭa tempo. Ni eĉ permesis, konsiderante la pliampleksigon, al grupoj ktp. enmeti siajn fotojn. Sed tiuokaze ni pro financaj konsideroj devis postuli pagon por la kliŝoj. Kiel speciala varbnumero estis aranĝita la 200-a, kiu 16-paĝe konsistis el originaloj, kiuj pritraktis ĉefe SAT k lab. esp. temojn. Pri tiu n-o ni ricevis multajn aprobajn leterojn.

El materialo aperinta en “S-ulo” estis represataj nacilingve en diverslingvaj lab. jurnaloj k revuoj 190 artikoloj (el ili 39 pritraktis Sovetion, 14 Usonon, 7 Ĉinion, 6 Japanion, 2 Hindion ktp.). Ni povas kompreneble raporti nur pri tiaj enpresoj, kiuj estis konigataj al ni de la K-doj. Reale tiu nombro da enpresoj certe estas tre konsiderinde pli alta.

Por komprenigi al la K-doj, kiel funkcias la Redakcio de “S-ulo”, ni diru vorton pri la disdivido k prilaboro de l’ materialo ricevata ĉe ni. De esenca signifo por la glata redakcia funkciado estas la fakto, ke gvidanto k redaktoro de la gazeto intime kunlaboras. La rolo de K-do Lanti kiel gvidanto estas unuavice legi la ricevatajn manuskriptojn, prijuĝi la valoron de ilia enhavo k transdoni tiam ilin kun koncernaj rimarkoj al la redaktoro K-do Bartelmes. La manuskriptoj trovitaj taŭgaj estas prilaborataj de K-do Bartelmes laŭ lingva k stila vidpunktoj. Inter la amaso da alvenantaj manuskriptoj granda parto estas tre malkorekte verkita k malbone legeble prezentita. Tial la prilaboritaj manuskriptoj plej ofte devas esti maŝine rekopiataj antaŭ ol ili pretiĝas por la presejo. El manuskriptoj, kiuj pro iaj mankoj, troa amplekso, maltaŭga enhavo k. s. ne povas esti enpresataj en “S-ulo”, kelkaj tamen ne estas forĵetataj, sed ni transsendas ilin laŭeble al iu fakredaktoro, ĉu de “La Nova Epoko”, ĉu de “La Lernanto”, de Esp. Servo, Pedagogia Informservo ktp. Pri neuzotaj manuskriptoj ni informas la aŭtorojn en “Nia poŝto”, se ili petas pri tio. Estas multaj manuskriptoj, kiujn ni ne tuj povas enmeti, sed nur en oportuna okazo, kiam spaco permesas. Tiun duan elekton, kiu koncernas la kompiladon de la enhavo por difinita n-o, prizorgas la teknika redaktoro, ne plu la gvidanto. K-do Bartelmes prezentas al la gvidanto vendrede la pretigitan materialon en amplekso de 12 prespaĝoj k proponas laŭ ĝi difinitan aranĝon de la n-o. Post konsento kun K-do Lanti pri la aranĝo la manuskriptoj estas ekspedataj al Leipzig, kie ili trafas la presejon. La presprovaĵoj estas korektataj en Leipzig.

Pri stilo k lingvo de la gazeto ni ricevis multajn tre laŭdajn leterojn. Kontraŭmeti al ili ni povas nur 3 nefavorajn kritikojn: K-do Smirnov (12 340, Pless, Sovetio) plendas pri tro longaj peze konstruitaj frazoj en diversaj artikoloj; K-do Rusakov (12 855, Moskvo) plendas pri malsimpla stilo, k same K-do M. Genkin (7792, Moskvo). Ĉiuj tri plendintoj estas sovetianoj; tial ni emas pensi, ke la malsimileco en la lingva strukturo kompare kun la nacia lingvo efikis sur ilin malhelpe en la legado. Aliflanke oni ne devas forgesi, ke kompreneble la legado de fabeloj, rakontoj, naturpriskriboj k plej multaj romanoj estas pli facila ol legado de tekstoj pri sociologiaj temoj, kiuj postulas cerban streĉon. Ankaŭ ja ne ĉiuj artikoloj en “S-ulo” estas samgradaj, nek laŭ kleriga valoro, nek laŭ facillegeblo. Certe neniu leganto estas devigata legi ĉiujn artikolojn en “S-ulo”. Kaj ne povas plaĉi eble al kelkaj legantoj iuj artikoloj pri temo tre ŝatata de aliuj. Sekve ni devas provi laŭeble kontentigi ĉiujn, tuŝante multajn diversajn problemojn, kiuj koncernas la vivon de l’ laboristaro. Laŭ teknika flanko ni ricevis unu solan plendon: de K-do Lidin (41, Moskvo) kiu dezirus uzon de pli diversaj presliteraroj, por plibeligi la aspekton. En nunaj cirkonstancoj tamen alia teknika aranĝo ne estas efektivigebla k ni pensas, ke la bildriĉeco k la enmeto de malpli multaj subtitoloj ĉe longaj artikoloj helpis solvi en kontentiga maniero la demandon pri la aspekto.

Necesas diri vorton ankaŭ pri la propraj nomoj. En la lasta jaro ni ĝenerale esperantigis laŭ la elparolmaniero ĉiujn proprajn nomojn netradukeblajn, aldonante inter krampoj la nacian skribmanieron. Tio estis por ni sufiĉe malfacila afero, ĉar la ĝusta fonetiko estas apenaŭ prezentebla per la disponigata literaro de l’ esperanta alfabeto kaj povas esti ofte nur proksimuma. Certe pri tiu transskribo ankaŭ regas malsamopinieco inter la K-doj. Almenaŭ sovetiaj K-doj tre insistas pri fonetika transskribo de la nomoj. Kiel dirite, tiu transskribo de l’ nomoj estas nur eksperimento, pri kies sukceso ni ne havas firman opinion.

Pli gravajn preserarojn, kiuj malklarigis la sencon, ni korektis en sekvantaj n-oj. Bedaŭrinde tiu malbono ne estas tute ekstermebla. Rilate al la enhavo ni ricevis plendojn de K-doj, kiuj protestis, ke ni foruzas la valoran spacon de la gazeto por diskutado, eĉ disputado pri la programdemando. Tiujn plendojn ni kompreneble konigis al la Direkcio de SAT, ĉar la Redakcio de “S-ulo” ne havis influon je tiu diskuto k ne povis memstare decidi pri akcepto aŭ malakcepto de tiaj artikoloj.

Resume nia gvidprincipo ĉi tiun jaron, kiel ĉiam, estis larĝa toleremo k rigora senpartieco, rilate al la diversaj tendencoj, kiuj interpuŝiĝas en la laborista movado. Sed, kompreneble, la principoj ne estas io, kio ekzistas en si. La gradon da toleremo difinas la SAT-anaro mem. En diskuto pri iu ajn demando la gvidanto de “S-ulo” devas atenti la reagojn de la Legantaro. Estas cetere temoj, pri kiuj oni povus senfine k senrezulte diskutadi. Sekve, sub la preteksto, ke ĉiu devas havi en nia gazeto liberan voĉon, oni tamen ne ĉiam povas ĉion publikigi, ĉion enmeti: oni devas atenti la spiritostaton de la Legantaro. Tiu spiritostato estas variebla, k okazas, ke iutempe oni povas permesi diskutadon pri temo, kiu estas nediskutebla alitempe. Ĉio dependas de la cirkonstancoj. Unuvorte, kiam oni interkonsentis pri la ĝeneralaj principoj, necesas lasi al homoj el karno k sango la zorgon apliki tiujn principojn k sekve estas neeviteble, ke aliaj homoj, kiuj portas en si ankaŭ pasiojn, havu la opinion, ke la principoj ne estis ĝuste aplikataj. Tiaokaze juĝantaro devas decidi pri la konfliktoj. Tia juĝantaro estas nia kongreso. La juĝotoj atendas la verdikton kun pura konscienco, tial ke neniam influis ilian agadon iaj ajn personaj meminteresaj konsideroj. Tio donas al ili sufiĉan memfidon por opinii, ke ili ne eraris en la aplikado de la principoj, pri kiuj ĝis nun ĉiuj SAT-anoj interkonsentis.

K-do Lanti daŭrigas legi la raporton pri la

“PLENA VORTARO”

Kiel ni jam publikigis en la n-o 237 de “S-ulo”, la verkado de nia vortaro ne tiom rapidas kiel antaŭvidis la aŭtoroj. Ili ne sukcesis liveri la partojn de la manuskripto je la datoj difinitaj en la kontrakto. Ni tamen ne intencas postuli severan aplikadon de la kontrakto, tial ke ni bone konscias pri la grandaj malfaciloj renkontataj en tia laboro. Cetere, s-ro E. Grosjean-Maupin havis lastatempe okulmalsanon, kiu devigis lin ĉesigi ĉian verkan laboron dum pli ol unu monato. Tia fakto jure maldevigis lin tute akurate plenumi la kondiĉojn de la kontrakto. Kontraŭ tia malfruiĝo ni sekve estas senpovaj k ne akceptas pri ĝi respondecon.

Ĝis nun estas presitaj nur 120 paĝoj, kiuj korespondas al la litero F inkluzive. Ni esperas, ke de nun la entrepreno progresos pli rapide. La enreligo de la afero estis ja ĉe la komenco sufiĉe malfacila. Ne ĉiam la kvar aŭtoroj povis tuj interkonsenti. Longaj perleteraj diskutoj okazis, kio malebligis normalan laboron. Nun la afero funkcias pli glate. Ĉiun semajnon ni sendube povos liveri al

¹ La grandaj artikoloj aperintaj en ofte multaj “daŭrigoj”, estas kalkulitaj kiel unu.

² Nur en 2 n-oj de tiu periodo mankis la “Paĝoj” pro neregula manuskript-liverado.

— paĝo 8 —

la presisto 25—30 paĝojn el la manuskripto k fine de l’ jaro espereble la verko estos finpresita.

Kio plej bone montras, ke nia vortaro respondas al nepra bezono, estas la fakto, ke jam ni ricevis, ĝis la fino de julio, 1428 mendojn kun antaŭpago. Tiuj mendoj reprezentas 42 705,46 fr. fr. Se ni aldonas al tiu sumo la 17 301,50 fr. fr., kiujn ni ricevis prunte, ni do jam disponas ronde 60 000 fr. fr. por nia vortara entrepreno.

Verdire ni ne estis sufiĉe optimistaj tiurilate. Ni timetis, ke ni ne sukcesos sufiĉe rapide kolekti la necesan monon por efektivigi sen ia malfruiĝo nian planon. Se malfruiĝo tamen okazas, ne estas do pro manko de mono, sed pro neakurata livero de la manuskriptoj. La monan sukceson ni ŝuldas al la fakto, ke multaj neŭtralaj esperantistoj mendis k antaŭpagis. Ni ne forgesu tion por ne tuj konkludi, ke la SAT-anaro povas jam nun efektivigi per siaj propraj fortoj grandiozajn planojn.

Ĉu nia vortaro estos ĉiurilate perfekta, senmanka? Al tia demando permesu, ke ni ne respondu. Ni diru nur, ke la verko estos kiel eble plej taŭga, konsidere la cirkonstancojn k la rimedojn, kiuj estas je nia dispono. Kvarcent kvindek- aŭ kvincent-paĝa vortaro ne povas enteni ĉiujn fakesprimojn, kiujn uzas diversaj scienculoj aŭ metiistoj. Ĝi neniel povas pretendi malnecesigi la fakvortarojn, kiuj tre ege malrapide pretiĝas, kiel oni povas konstati per legado de la lastatempe aperinta raporto de la Akademio.

Rilate al la difinoj de vortoj, kredeble regos pri tio diversaj opinioj. Pri multaj punktoj en lingvaj demandoj estas neeble akiri unuanimecon ĉe kompetentuloj, k tiom malpli ĉe ĉiuj, kiuj kredas esti kompetentaj, sed kiuj fakte estas nur prilingvaj amatoroj. Se oni tiurilate devus atendi, ĝis plena interkonsento regas pri ĉio, neniam la bezonata verko aperus. Solvo devas sin trudi per aŭtoritato. Tial ni opiniis, ke varbinte kiel verkantojn L. K.-anojn k la direktoron de la Sekcio pri komuna vortaro en la Akademio, ni estis garantiontaj al nia entrepreno la necesan k sufiĉan aŭtoritaton.

Bedaŭrinde en la prospekto, kiun ni dissendis, troviĝas du preseraroj k iaj manketoj. Tio venigis al ni kelkajn rimarkojn, pri kiuj ni dankas. Cetere ne estas eble kompreni ĝuste ĉion en la prospekto; necesus por tio, ke oni antaŭe legu la diversajn klarigojn pri la vinjetoj k la presaranĝoj. Tiuj klarigoj troviĝos en la antaŭparolo. Ankaŭ preseraroj estos korektataj sur aldona paĝo. Ni plie aldonas, se necese, kelkajn paĝojn por forigi eventualajn forgesojn k fari korektojn.

Almenaŭ ne povas esti dubo, ke nia vortaro faros tre grandan servon al la tuta Esperantistaro. Kaj se oni konsideras, ke la nuna prezo estas relative tre malalta, oni povas esperi, ke la antaŭpagintoj ne bedaŭros sian monon k ne tro akre riproĉos pro la prokrasto. Post la apero de la volumo ni ja devos iomete plialtigi la prezon k tia plialtigo certe superos la renton, kiun produktus la sumo, kiun antaŭpagis la mendintoj.

Ni do tute trankvile povas rilati al la eventualaj kritikoj pri nia vortara entrepreno.

KONKLUDAJ VORTOJ

Ĉe la sojlo de l’ 10-jara ekzistado de SAT ni povas trankvile rigardi malantaŭen. Nia organizo kreskis k fariĝis forta, eĉ timinda, ĉar ĝi estas malpermesita en relative multaj landoj. Necesas tamen ne fermi la okulojn por vidi ĝiajn mankojn, ĝiajn malsanetojn. Unue ĉiu devas konscii, ke SAT ne posedas ankoraŭ la fortojn necesajn por plenumi diversajn tre interesajn taskojn, kiujn oni emas trudi al ĝi. Ni, ekzemple, ne sukcesis efektivigi la planon de K-do M. Starr, iniciatitan antaŭ la Göteborga Kongreso, pri laborista konferenco. Kaj ĉu la nova, iom pretenda laŭ ni, iniciato pri “Laborista Altlernejo” estos kontentiga? Oni permesu al ni dubi pri tio. Verdire ni sukcesis ĝis nun nur laŭ tre modera grado meti esp-on je la servo de l’ tutmonda Proletaro. Nia aparato certe bezonas perfektigojn. Sed tiuj perfektigoj estas eblaj nur, se la SAT-anoj mem laboras je sia memperfektigo. Ili devas ne nur ĝisfunde lerni esp-on, sed ankaŭ lerni akuratecon, seriozecon en la plenumado de la taskoj, kiujn libere ili akceptis. Ili devas pli k pli konscii, ke ilia por- k peresperanta laboro estas nepre necesa k utila por la emancipo de sia klaso. Ili devas ne havi la iluzion, ke baldaŭ la partioj k sindikatoj prenos sur sin la disvastigadon de esperanto. Ni jam atingis, kelkloke, ke tiuj organizoj rilatas al nia movado simpatie k malpli skeptike ol antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni erarus, konkludante el tio, ke baldaŭa estas la finvenko. Multo restas farenda, k la unuigitaj fortoj de ĉiuj estas same necesaj kiel ĉe la komenco.

Kiam en preskaŭ ĉiuj landoj la laborista movado estas dividita en konkurencajn organizojn; kiam akraj polemikoj okazas inter la diversaj tendencoj, estas do nemirige, ke la disiĝema malsano iomete infektu ankaŭ nian SAT-movadon. Ni devas kuraci tiun malsaneton en niaj propraj vicoj. Tiucele ni devas instrui toleremon k komprenemon al niaj membroj. Ĉu por tio ili devas foriĝi kvazaŭ mutaj k ne paroli inter si pri la demandoj k problemoj, kiuj kaŭzas ekstere akrajn disputojn? Tute ne. Sufiĉas nur, ke ĉiu el ni atentu la faktojn, penu diskuti laŭ tute objektiva maniero k ne kun la espero, ke la malsamopiniantoj tuj ŝanĝos sian vidpunkton. La ideoj bezonas tempon por maturiĝi en la cerbo. Plej bonaj argumentoj ne tuj efikas; jaroj kelkfoje estas necesaj.

Laŭ nia statuto la SAT-anoj devas fariĝi “la plej kapablaj k perfektaj el la t. n. internaciistoj”; ili devas kreskigi ĉe si “fortikan senton de Homeca solidareco”. Por atingi tiun celon ne ekzistas pli ĝusta vojo ol tiu, kiun ni sekvis ĝis nun.

Oni ja povos trovi multajn pretekstojn por kritiki ĉi tion k tion pri nia gvidado; oni povos kolekti faskon da tiaj pretekstoj k ĵeti ilin en la debaton por anstataŭi la mankantajn fundamentitajn argumentojn; tiele oni eble sukcesos iomete konfuzigi la cerbon de kelkaj K-doj, sed estos al ni facile rebati k ĝustigi ĉion . . .

Post komunikoj de l’ prezidanto pri div. kunvenoj k plendo de K-dino Batta, ke virina k sporta kunsido okazu samtempe, la kunsido estas fermata je la 12.30 horo.

Tria laborkunsido, 6-a de aŭgusto, posttagmeze

Malfermo je 2.30 h. Prezidas K-do Bässler, kiu komence legas ankoraŭ telegramojn k leterojn dume alvenintajn. Li legas proponon al la prezidantaro, subskribitan de 7 K-doj kun peto atenti pri bona akcentado, parolante la lingvon por eviti miskomprenon. Estas konstatate, ke la akustiko en la salono estas tre malbona k rekomendate al la oratoroj paroli kiel eble plej klare k laŭte.

K-do v. d. Heid legas Deklaron al la Kongreso senditan de K-do Fade (Ĉita) kun peto nepre tralegi ĝin, ĉar tiu K-do pro kelkaj objektivaj kaŭzoj ne povas persone partopreni la Kongreson. En tiu “Deklaro” K-do Fade opinias akcepton de SAT-programo neĝustatempe k danĝera por la unueco de SAT, tamen[?] ĉar ĝi efektive “revizias” la ĝisnunan SAT-principaron. Li vidas la danĝeron 1. en fakta prefero al la tendenco “sennaciismo” en “S-ulo”, propagando de tiu nova instruo, en artikoloj rifuzantaj valoron de naciliberiga movado en div. landoj, speciale en indigniga artikolo de K-do L. Revo pri “Luksemburg k Libkneĥt” (“S-ulo” 223), en pseŭdonime presitaj artikoloj pri inteligento, pri dubemo ktp.; 2. en tio, ke K-do Lanti mem verkas por “S-ulo” artikolojn, kiuj enportas la disputpunktojn en kadrojn de SAT, ke li permesis enpreson de artikolo de Revo supre menciita, laŭ kiu R. Luksemburg en ĉiuj demandoj diskutitaj de ambaŭ estis prava kontraŭ Lenin. K-do Fade plie pritraktas la “sennaciismon” de Lanti, citas kiel ekzemplojn Ĉinian revolucion, Sandino-n en batalo kontraŭ Usono k opinias, ke SAT devas kontraŭbatali ajnan nacian premon k malegalecon. Li diras, ke naciliberigaj movadoj en kolonioj ne[?] estas progresiga fenomeno dum nuna epoko de imperialisma batalo. Lanti tro skemigas la problemon pri imperialismo, kiu enportas altan teknikon en koloniojn. K-do F. diras, ke li ne povas subteni tian “sennaciismon”, ke Lanti k aliaj direkcianoj elektis malĝustan vojon. Pliajn elementojn de reviziado ĉe la Direkcio li vidas en ĝia kontraŭstaro al malkaŝa deklaro pri klasbatala pozicio de SAT. Lanti, predikante “superpartiecon, supertendencecon”, donas al SAT rolon de kvazaŭ iu juĝanto inter div. tendencoj. Tial Fade ne povas aprobi la aldonon al la Statuto paragr. 1 (akceptitan per la lasta voĉdono. — Red.). Li al neniu rekomendas sekvi Lanti’n en liaj penoj pensi tiom “memstare”, por esti libera eĉ de Historia Materialismo (instruo de K. Marks). Oni povas dubi k skeptiki pri ĉio, sed nur ne pri bazaj principoj de Historia Materialismo, ĉar nur ĝi ja estas la filozofio de proletaro. Tial li trovas, ke la nunaj gvidantoj de SAT ne taŭgas por sia rolo, ĉar ili ne komprenas la eraron de sia instruo k tuta pozicio. Li subtenas la proponon presigi ĉiujn adresojn en Jarlibro k tiun: okazigi Orient-aziajn SAT-konferencojn.

K-do Köckeritz (Dresden) kontraŭstaras, ke oni legu tiel longajn “broŝurojn” al la kongresanoj. K-do Hermann diras, ke tio ne rilatas la Kongreson k estas kontraŭ sennaciismo. K-do Bässler voĉdonigas, ĉu oni daŭrigu legi ankoraŭ du aliajn rezoluciojn. La plimulto estas por la legado. K-do v. d. Heid legas leteron de SAT-anoj el Ruse (Bulgario), kiuj opinias, ke SAT bezonas programon, ke la Statuto ne sufiĉas, ke ili ankaŭ subtenas K-dojn 2921, 920 k la rezolucion de Berlina grupo. Ili deziras, ke SAT ne havu tian oportunisman gvidadon, fleksiĝeman al la proletaj malamikoj, k proponas malaprobi la oportunisman gvidadon de la Direkcio. K-do v. d. Heid plie legas leteron de Lyona SAT-anaro, kiu deziras, ke la programdemando estu prokrastata k akcentas, ke SAT neniel k neniam devas en siaj organoj starigi diskutojn pri specialpartiaj punktoj de div. tendencoj aŭ partioj, kiel eksterpartia organizo.

K-do Muravkin: En la leteroj estas tuŝitaj kelkaj prop. al la 9-a. Estus pli bone pritrakti tion nur, kiam la Prop. Komisiono estos konsiderinta la prop.

K-do Rihter (Leipzig): Mi devas esprimi mian malkonsenton pri la motivigo en la raporto de la Pl. K. pri mia eksiĝo el ĝi. Laŭ tio mi ŝajne eksiĝis pro mia propra kulpo. Inter la kaŭzoj estas la dungo de Krestanoff, la presigo de l’ Jarlibro en Paris tiel longe daŭrinta. Ankaŭ la Adm. Kom. ne sufiĉe bone funkciis pro malagemo de la koncernaj komisionanoj. En iu momento la komisiono

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 489

preskaŭ likvidiĝis. Restis nur K-do Bauer k mi. Oni deziris, ke tiuj 2 K-doj laboru kiel reviziistoj de la Administracio. Oni ne volis doni tiujn rajtojn al la A. K., kiuj apartenis al ĝi. Ĉar laŭstatute ili apartenas al la Direkcio. Kion utilas instancoj, kies deziroj k proponoj ne estas respektataj? Tiel ankaŭ la A. K. iom disfalis. Kaj poste, mi ne volis surpreni sur min kiel sola persono la taskon funkcii kiel reviziisto. Pro tio mi ne povas resti en la Pl. K. k pro div. aliaj aferoj, kiuj devigis min eksiĝi. Mi deklaris tiun eksiĝon oficiale k ŝajnas al mi, ke al la Direkcio tute ne ŝajnas dezirinde havi instancojn. Ĉar aliel oni eventuale pli estus diskutinta tiun aferon. Estis la nekonformiĝo de la A. K. kun la Direkcio, kiu igis min forlasi mian postenon. Mi petas konsideri tion en la sekvanta diskuto.

K-do Deubler: Unue mi parolu pri la interrilatoj inter LEA k SAT. Ĉi tiun kontrakton serioze plenumi deziris k penis la Pl. Kom. de SAT, ĉar mi vidis skribaĵojn, kiujn la Pl. K. skribis al grupoj el LEA-anoj, kiuj deziris porti la disiĝon inter LEA k SAT. Tial ni ŝuldas dankon al la Pl. K. pro la laŭpena plenumo de la Konvencio inter LEA k SAT. Mi petas aliajn reprezentantojn de LEA, ĉesi uzi LEA-gazetojn por SAT-aferoj. Kun malĝojo mi legis ekzemple en “Balkana Laboristo” de niaj bulgaraj K-doj polemikon kontraŭ SAT. SAT tie ne povis respondi. Ĉiu havu la eblecon aŭdi k esprimi sian opinion al la tuta SAT-anaro. Tion mi diras, por ke la LEA-reprezentantoj k SAT-anoj kunlaboru k en LEA-gazetoj ne aperu tiaj artikoloj kiel la supremenciita. Ankaŭ pri ALLE mi devas plendi, ke ĝi ne jam tute plenumas la Konvencion, ĉar ĝi eldonas preskaŭ tute esperantlingvan gazeton, k ili zorgu, ke kiam organizo akceptis Konvencion, ĝi ankaŭ tute lojale plenumu la Konvencion, kiel faris Pl. Kom. de SAT. — Oni plendas, ke la Pl. K. decidis k la redaktoro ankaŭ akceptis la pluan aperigadon de artikoloj pri programprojekto. Mi devas diri mian personan opinion k certe tiun de multaj SAT-anoj, ke mi k multaj aliaj SAT-anoj, kiuj legis la diskutartikolojn, diris: Jes, ili utilas por klarigi la situacion, por ĉiel eble klarigi al la K-doj, por ke poste estu inter ni unueco. Sed kiam poste aperis ĉiam pli akraj vortoj: Fulmotondro! Kie estas nia unueco? Kaj mi pensis, ĉu la verkintoj ne scius pli bone uzi la monon de l’ SAT-anoj ol por verki k presigi tiajn artikolojn. La movado ne estas tiel disvastigita, ke ni povas okupi nin pri tiaj aferoj. Speciale de SAT-anoj el mia teritorio dankon al la Pl. Kom., ke ĝi ĉesigis la aperigon de tiuj ĉi artikoloj. Ni evitu ofendi niajn K-dojn funkciulojn, ke ni ne malŝparu ilian energion k ne malĝojigu ilian vivon per malĝustaj atakoj. Pripensu, kiom da laboro ktp. ili oferis por nia movado! Kaj antaŭe ni zorgu, ke ni agadu k nia Asocio kresku. Poste ni vidu, kiel ni aranĝu la aferon poste!

K-do Muravkin: K-do Deubler tuŝis la proponojn. Ni aŭdis leteron de Bulgaraj K-doj k aliajn. Mi konsentas, ke tiaj organoj kiel “Balkana Laboristo” ne devas esti dediĉataj al SAT-diskutoj. Sed tiuj K-doj sendis la artikolon al “S-ulo”, k ĝi estis rifuzita, ĉar ili volis esprimi sian ĝustan opinion. Krome la Bulgara Esp. Lab. Asocio ne aliĝis al Konvencio inter SAT k LEA. — Okazis diskutado en “S-ulo” k ekscitiĝo en SAT pri la problemoj kunligitaj kun la programdemando. Ĉar la programkomisiono estis komisiita, reale pristudi la aferon, tial mi devas raporti al vi pri la historio de la program-afero, por ke estu klareco inter niaj vicoj. Al la historio de la programo: Ĉi tiu ne estis iniciatita de la nuna Programkomisiono, sed jam depost kvar jaroj oni parolas pri la Programo de SAT. Komence K-doj Revo, Nekrasov k ankaŭ Lanti interesiĝis pri la programa afero. La tezoj estis jenaj: En SAT troviĝas laboristoj konsciaj, kiuj celas utiligi esp-on je la servo de la tutmonda Proletaro. Sed por agadi ĝuste, necesas bona plano. Oni devas konscii pri la vojo, kiun oni surpaŝas, kiujn argumentojn oni uzu, se oni propagandas. Vi scias, ke en la lab. movado en multaj lokoj oni ne ankoraŭ estas informita pri celoj k taskoj de nia movado. Ni ĉiuj propagandas ĉe div. organizoj. Sed ĉe div. K-doj ekzistas tre div. maniero klarigi. Ofte oni faras mispaŝojn. Estus bone interkonsenti pri tio. Ĉia laboro en SAT dependas de la paca kunlaborado en ĝi. Necesas, ke la div. K-doj interkonsentu pri tio, kio estas komuna en SAT, por harmonie kunlabori. Tiuj principoj valoris por la Programkomisiono. Tiuj principoj estas tute sendependaj de la enhavo de l’ Programo k la praktiko. La unua komisiono estis elektita, laŭ mia scio, en Vieno. Al la unua projekto ankaŭ konsentis K-do Lanti. Poste okazis interdiskutoj, kiamaniere aspektu la Programo k kion ĝi celu. En Lyon (1927) oni reelektis novan komisionon, ĉar la K-doj en la malnova ne plu prilaboris la temon. (K-do M. citas nun la nomojn de la novaj komisionanoj.) K-do Rihter (Kassel, nova komisionano) tuj komence deklaris nedeziron partopreni la laborojn ĉar li ne fidas al la Direkcio. Aliaj konsentis kunlabori. Komencis labori la komisiono inter la Lyon-a kaj Göteborga Kongresoj. La projekto de la komisiono estis preta, sed ni ne deziris akcepton, nur diskutadon pri ĝi. Se iu malvasta komisiono pretigis iun Programon, ĝi ne povas mem decidi, sed ĝi devas scii la opiniojn de la granda anaro en la Asocio. Ni deziris, ke oni diskutu la unuan projekton en ĉiuj rondoj, ke estu faritaj nur kelkaj aldonoj. Tion ni prezentis al la Göteborga Kongreso. Ni estis ĉagrenitaj. Ni renkontis malkomprenemon de la flanko de la Direkcio, ĉar ni ja estis elektitaj por tiu laboro. Ni studis la aferon laŭ niaj konvinko k fortoj. La Direkcio rifuzis al ni presigon en “S-ulo”, ĉar ĝi diris, ke Programo laŭ ilia opinio estas antaŭtempa. Ni respondis al la Direkcio: Bone, ni formetas tiun punkton, se vi kunlaboras kun ni k ni interdiskutos, k vi montros la neceson ne konigi al la granda anaro la ideojn, kiujn entenas la Programo. Sed poste ili diris, ke ni nepre insistas. Tial okazis prokrasto en la pretigo de la materialo. La kongresanoj ne plu havis tempon por studi la projekton. Ni interkonsentis laŭ decido de la kongreso, ke programo estus dezirinda, sed ke ĝi devas ebligi al ĉiuj tendencoj aliĝi al SAT. La kongreso reelektis la malnovan komisionon k decidis, ke okazu sur la paĝoj de “S-ulo” diskutado pri ĝi. Tiu diskutado okazis inter la Göteborga k Leipziga Kongresoj. La K-doj en la komisiono havis la opinion, ke necesus atendi la finon de la diskutado, por ke ĝi elmontru la opinion de la tuta SAT-anaro pri la afero. La diskuto daŭris tre longe. Ĝi estis komencita per la “Rimarkoj” de la Direkcio, aldonitaj al la Programprojekto de la Komisiono, kiu presiĝis en la “Protokolaro de la 8-a Kongreso”. Bedaŭrinde ni ne povis priparoli ilin en Göteborg. Tiel ni estus evitintaj multajn diskutojn. En tiuj “Rimarkoj” ekzistas multaj punktoj neakcepteblaj kiel lojala kritiko. Certe la Direkcianoj havas la rajton pensi, ke la Programo ne estas necesa. Sed ni devas tuŝi kelkajn “Rimarkojn”, kiuj prezentas la aferon, kvazaŭ ni enmetis en nia Projekto intence nebone kelkajn frazojn. Jen “Rimarko 2″¹: (pri la kontraŭdiro inter la devizo “La laboristoj havas nenian patrolandon” k la sinteno de multaj famaj socialistoj). Mi opinias, ke tiu kontraŭstarigo estas fuŝa. Neniu kontraŭstaris la diron: “Proletoj ne havas patrion.” Certe ne nur ĉe la socialistoj, ankaŭ en aliaj partioj ekzistas patriotoj; sed certe la socialistoj ne volus esti nomataj patriotoj. Mi ne scias, kion celas tiu “Rimarko”. — En pĝ. 59 turniĝas Direkcia Rimarko kontraŭ enprogramigo pri batalo kontraŭ imperialismaj militoj k kolonia subpremado. Mi ne vidas kiel la Direkcio kontraŭdiron en tio. La kontraŭbatalo ne bezonas esti politika; ĝi ankaŭ povas esti kultura. Ni supozis k akceptis, ke ĉiuj tendencoj en SAT devus batali kontraŭ la kapitalismo. La “imperialismo estas la lasta stadio de l’ kapitalismo” laŭ Lenin. Sekve ni trovas memkomprenebla, ke oni enmetu tiun batalon kontraŭ la imperialismo en la Programo. Oni ne povas tute disigi politikajn taskojn de kulturaj. Tion ankaŭ asertas la burĝoj. Ili diras: la proletaj kultur-organizoj agas politike, ĉar ĉiam ili akcentas la klasbatalon. Ni batalas sur la bazo de klasbatalo, sed kulture, ne enmiksiĝante en la aferojn de la partioj. Ni ne deziras enprogramigi tion, kio koncernas la partiojn. Nur la ekonomian k politikan subpremadon ni celas kontraŭbatali. La “Rimarko” sur pĝ. 60 de la Protokolaro (pri akcepto en nian organizon de di-kredantoj, se ili estas ekz. anoj de lab. partioj, de II-a aŭ III-a Internacio) estas en si mem ĝusta, sed ĝi ne trafas la esencon difinitan en la Programprojekto, kiu ne postulas ekskluzive ateistojn en SAT, sed postulas nur, ke SAT eduku siajn membrojn en nereligia senco. Oni povas plibonigi tiun parton. Ekz. en “S-ulo”, kvankam ni estas kontraŭ ĉiuj dogmoj, oni donas liberon al ĉiuj tendencoj. Sed ĉu SAT povus permesi en “S-ulo” aperigon de “Diula Paĝo”? Certe ne. Ni celis, ke SAT fariĝu nur liberpensula organizo. Sur pĝ. 61 de la broŝuro troviĝas “Rimarko” pri la “unueca fronto proleta”. Ni ne uzis tiun esprimon en la politika senco, kiun oni donis al ĝi. Pri vortoj tamen ni ne disputas. Ni konsentus pri “Ekstertendenceco”. La “Rimarko 14” (pĝ. 62) volas konstati konfuzon inter la vortoj “internaciismo” k “sennaciismo”. En la Statuto estas esprimita, ke ni celas eduki “plej kapablajn k plej perfektajn el la tielnomataj internaciistoj”. Ĉu ni diru pli en la Programo? Krom tio, laŭ mi, sennaciismo kaj internaciismo ne estas tiel kontraŭaj kiel opinias K-do Lanti. Al la “Rimarko” sur pĝ. 63 (“Se la sennaciismo estas erara, fantazia, utopia teorio, nu, ĉu gravas, ĉar neniu SAT-ano estas devigata ĝin akcepti? Ne povas malutili, se oni diskutas pri ĝi; tute male. Ĉiu ja devas konsenti, ke oni devas ĉiel klopodi por vigligi la intelektan vivon en la lab. movado. Kaj por tion atingi, necesas libera, senpasia, ĝentila diskutado…”) mi rimarkigas: Se oni priparolas Programon, oni ne povas propagandi flankajn ideojn, kiujn ne akceptis hodiaŭ la tutmonda lab. movado.

Oni multon povus diri ankoraŭ pri aliaj “Rimarkoj”, ekz. pri la disigo de la seksoj (Pĝ. 60, Rim. 12: “Ĉu nia Asocio devas celi hermafrodismon?…”). Temis nur pri samrajteco de la seksoj. Kelkaj aliaj rim. estas polemikaj ĝermoj, kiuj povus estigi malpacon. Estiĝis granda diskutado pri la broŝuro de Lanti “La Laborista Esperantismo”, ĉar ĝiaj diroj ne ĉiam akordiĝas kun la opinioj de la nun ekzistantaj parti-tendencoj. Mi opinias, ke la Direkcio ne agis konsekvence. Sen interkonsento kun la Progr. Komisiono k la Plenum-Komitato ĝi eldonis broŝuron “kvazaŭprograman”. Ĝi ne estis diskutita ĉe SAT-Kongresoj. Ŝajne ĝi estas oficiala, sekve devis esti gvidlinioj por ĉiu SAT-ano. Sed multon el ĝi povus akcepti nek tiu, nek tiu, nek aliaj K-doj. Burĝa profesoro leginte “La Lab. Esp-ismon”, diris al mi: “Mi subskribas la tutan verkon ĝis la fino; nur mi ne komprenas, kiel SAT estas klasbatala organizo. Oni ja ĉion tion povas akcepti.” Bebel diris iam: “Se malamiko laŭdas mian faron, mi ekscias, ke mi faris grandan eraron…” Jen ekz. ni legas sur pĝ. 4²: “…ĉiu klaskonscia laboristo bone komprenas, ke li ne

¹ Pĝ. 45 en la broŝuro: “Protokolaro de la 8-a SAT-Kongreso”. (Eld. SAT, 1928.)

² “La Laborista Esperantismo”, Eldono de SAT, 1928.

— paĝo 10 —

490 — SENNACIULO

povas konsenti kun tia mallarĝa difino pri esperantismo. Ni ne havas la naivecon kredi, ke esp-o povos resti eterne nur helpa interkomprenilo k ne elpuŝos la naciajn lingvojn…” Tio estas persona opinio. Ankoraŭ la nacia problemo en la imperialisma epoko ne estas solvita. Helpa lingvo ne povas forpuŝi naciajn lingvojn. La unua frazo de l’ I-a ĉap. diras: “Kio karakterizas plej bone la evoluadon de la Homaro, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato k celadi al racieco.” Sed la mistikismo regas. Multaj estas mistikuloj, eĉ klasbatalaj laboristoj. Oni devas pruvi tiujn argumentojn. Ĉiuj aferoj estas ligitaj kun la evoluo de la ekonomiaj produktadfortoj, sed oni ne povas paroli pri evoluo al racieco: Ne estus tiom da stultuloj, kiuj dependas de la milito. Sur pĝ. 6 estas komparo inter multlingveco k teknikaj progresoj (fervojoj, aeroplano, aŭtomobilo). Ni scias hodiaŭ, ke ĉiuj lingvoj estas iom artefaritaj, aŭ kontraŭe, oni povas diri, ke esp-o ne estas malpli natura ol aliaj lingvoj. Ankaŭ tiu aserto en la broŝuro ne estas pruvita. Sur pĝ. 9 ni legas, ke Zamenhof “per multjara praktikado de sia lingvo sukcesis doni al ĝi vivon k animon”. Tio ne estas vera. Z. nur iniciatis la lingvon, sed vivon k animon donis al ĝi ĉiuj K-doj, kiuj kunlaboris k -as. Esp-o estas kolektiva kreitaĵo. Konstanta praktikado donas al ĝi vivon. Sur pĝ. 12 troviĝas frazo, ke esp-o eniris la socian vivon, sed ke “grandega plimulto da lab. gvidantoj faras nenion por apliki la solvon”. Ni ne uzu tiajn danĝerajn argumentojn. Nun kritikas K-do Muravkin la alineon sur pĝ. 14 de la broŝuro, kiu prezentas la aldonon al la 1-a statutparagrafo (ĉijare per ĝen. voĉdonado akceptitan de la SAT-anaro): “SAT, ne estante politika…” ĝis — “…kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo k kulturo”¹. Li diras: 1. Tiu alineo estas tro multvorta; 2. en ĝi estas dirite, ke SAT estas supertendenca organizo. Ni estas unuiĝo el divers-tendencanoj. Ni ne celas krei novajn instruojn k porti al la proletoj: ni nur celas “utiligi praktike la intern. lingvon esp-o por la klasaj celoj de la lab-istaro tutmonda” (laŭ la Statuto). Ni nur deziras komune kunlabori kun ĉiuj. Oni ne parolu pri “supertendenceco”. Oni devus diri “ekstertendenceco”. Kvazaŭ ofendo al la div. partioj estas la frazo: “…per komparo de faktoj k ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj” (pĝ. 14). Tio tute ne estas. Niaj membroj estas penskapablaj. Tiajn diskutadojn ni devas eviti. SAT tute ne havas la celon fari iujn diskutojn k kompari div. parti-programojn. Sur pĝ. 17 temas denove pri “superpartieco”. Oni legas: “Nenio en SAT kontraŭstaras al iu ajn lab. organizo.” Tamen oni uzas la vorton “superpartieco”. Sur pĝ. 18 (supre) ni legas: “SAT estas superpartia. Ĝia aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al sindikatistoj, al socialistoj interrilatiĝi, interkonatiĝi mondskale k ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsampartianoj, malsamtendencanoj.” La Direkcio komencis polemikadi k tiel la polemikoj estis transportataj en SAT-on. Tion ni nepre devas estonte eviti. Ankoraŭ estas div. punktoj. Vi pacienciĝu pro la longeco de miaj paroloj. Sed estiĝis ja malgranda krizo en SAT. Oni devas esplori la nunan situacion k trovi la vojon por resanigi la Asocion por komuna laboro.

En pĝ. 22 Lanti komparas la relativecon k diversecon en sociologia agado kun la geometriaj aksiomoj, kiuj oportunas por la sama celo. Mi mem havas ian rilaton al la scienca fako k ne konsentas pri tia elmeto de la problemo. Oni ne ĉion povas akcepti, sed oni devas atingi interkonsenton pri io. Racie pensantaj homoj, kiuj havas div. principojn k estas spirite samfortaj, ili povas 10 jarojn diskuti senrezulte. Ĉar ilia opinioj venis el diferencaj premisoj. Same en lab. movado ni akceptis klasbatalan bazon k ni havas tiurilatajn principojn, kiuj tamen tute ne interesas nin. Tiuj principoj por ni ne estas relativaj, sed absolutaj. Rilate al la ĉapitroj pri kulturo, eduko k klerigo (pĝ. 21/23) la elmeto de l’ problemo estas la sama kiel ĉe la burĝoj, ne koncernas al la proleta kulturo. Ni kreu nian kulturon, ni ion alian ne celu sciigi. Sur pĝ. 26 ni trovas ideojn pri sennaciismo, ne enmeteblajn en programon aŭ program-similan broŝuron. Ĝuste tiuj samaj ideoj estas regule propagandaj en “S-ulo”. Ni ne interesiĝas pri teoriaj demandoj, ni ne diskutu privatajn ideojn, sed ni donu en la gazeto nur raportojn. La “kvazaŭ-oficialeco” povas al ni malhelpi en nia laboro. Ni legas tie (pĝ. 26): “Esperantio fariĝis kvazaŭa regno super la aliaj.” Se tio estas vera, SAT estus sekto. Ni ne estu sekto, ni estu nur klasbatalantoj k nur due esperantistoj. Pri la “regno” ni do ne povas paroli. Ekzistas ŝajne div. rimedoj por agi, sed por ni nur povas esti tiuj samaj rimedoj, kiel por aliaj lab. organizoj, sed tute ne privataj. En pĝ. 28 troviĝas du citoj de Lenin k Marks ne taŭglokaj. La tria cito (laŭdire de Lenin, pĝ. 29) estas farita laŭ fuŝtraduko el franca eldono. Miaopinie estas ofendo al niaj koloniaj K-doj la frazo (pĝ. 28): …”la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en ‘siaj’ landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn”. Laŭ tio ekz. la angla armeo havas rajton fari “ordon” en Hindio. Neniam la klaskonsciaj laboristoj pri tio konsentos. La aserto “kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado k mondlingvo” (pĝ. 29) estas nepruvita. Ĝuste per la kontraŭbatalado al imperialismo oni alproksimigas la socialismon. Konklude — mi plendas, ke la Direkcio mallojale agis kontraŭ nia (program) komisiono. Tiel oni ne povas kunlabori. Kvankam ni estas elektitaj de ambaŭ Kongresoj. Nun vi certe ankaŭ demandas, ĉu la komisionanoj prezentis novan program-tekston? Ne — ni atendis la opinion de la SAT-anoj. Ni deziras studi k elekti la plej bonon, kio estus klarigo por la paragrafo 1-a de nia Statuto. Ni certe ŝuldas ĉiujn tiujn polemikojn al la Direkcio, kiu mem komencis mallerte la diskutadon. La direkcianoj uzis argumentojn, kiuj estas uzataj de la burĝoj. Tio estas konscia aŭ senkonscia reviziismo de la principoj, al kiuj ĉiuj klasbatalaj laboristoj konsentas. La diskutado en “S-ulo” estas finita, sed eĉ la proponoj, kiuj venis antaŭ tiu finiĝo, simple ne estas presitaj en “S-ulo”. La antaŭa Kongreso konsentis, ke Programo estas dezirinda. Mi faris la studojn k submetas ilin al la Kongreso. Mi proponas, ke unue oni forigu la internan krizon, kiu estas kaŭzita de la mispaŝoj k reviziismo de SAT-Direkcio k poste elektu novan Komisionon el fidindaj K-doj el ĉiuj tendencoj.

K-do Bässler: Ni ne malhelpis K-don Muravkin finparoli. Evidente kulpas la prezidantaro; ni konfesas tion. Ĉar programkomisiono ankoraŭ ne estas likvidita. Oni koncize pridiskutu ĉiujn aferojn.

K-do Muravkin: Pri la program-afero ni nur parolu post la laboro de l’ propon-komisiono. K-do Naue plendas pri malŝparo de la tempo. Venas propono de 4 K-doj, limigi la debatparolon je nur 30 minutoj. K-do Lanti: Mi konsentas, se tio ne rilatas al la estraro de SAT. Ĉar por rebati k respondi al 4—5 K-doj, mi ne povas kontentiĝi per duona horo. K-do Bässler: Kompreneble tiuj K-doj, kiuj raportis, ne estas tuŝataj de tiu decido. K-do Wendt opinias, ke eĉ sufiĉus 20 minutoj po parolanto k faras tiucelan proponon. Ĉi tiu lasta prop. estas akceptita kontraŭ nur kelkaj voĉoj. Samtempe oni protestas kontraŭ la bruego en la salono, la el- k enirado.

K-do Scheibler (Wurgwitz) prezentas en la nomo de SAT-anoj el Freital k Wurgwitz jenajn proponojn pri interrilatoj inter SAT k LEA (laŭ senco de K-do Deubler):

  1. SAT estas la sola proleta mondorganizo esp-ista;
  2. SAT havas a) aktivajn, b) pasivajn membrojn; ĉiu esp. lerninto estas aktiva (SAT-ano), ĉiu esp. lernanto estas pasiva (LEA-ano) inter la SAT-organizo;
  3. SAT-ano aliĝas al SAT-distrikto, la samdialektaj distriktoj al SAT-sekcio (LEA), la esprimo “izolito” estas neakordigebla al proletaro;
  4. SAT eldonas semajne 2 gazetojn: a) SAT-organo por aktivaj (Sennaciulo ekz.), b) SAT-organo por pasivaj (Lernanto ekz.); jare jarlibron por ĉiuj. (Ĉiu LEA-sekcio eldonas semajne — se necese — folion dialektan, kiun oni aldonas al “Lernanto”); la formato por ĉiu eldono estu la sama kiel la “Lernanto”.
  5. SAT-distrikto pagas ĉion (15% por administracio) al sia LEA-sekcio; ĉiu LEA-sekcio ĉion (20% por administracio k LEA-aldonoj) al SAT-centrejo;
  6. SAT-ano pagas je komenco de kvaronjaro ½ dolaron al sia distrikto; (Dialektan sekcion — ekz. germana, franca, angla, rusa, ktp. — kreos SAT-anoj, kies gepatra lingvo [dialekto] estas germana ktp.). SAT-anoj sen gepatra lingvo (la celo de SAT) nur povas esti aktivaj k. pagas ĉion al SAT centrejo; tiuj ĉi SAT-anoj kreu SAT-sektorojn.
  7. SAT-distrikto povas krei grupojn kun (aŭ sen) eksterbuĝeta alpago.

K-do Bässler proponas transdonon de tiu materialo al la kunsido de SAT- k LEA-reprezentantoj, ĉar ne temas pri speciala SAT-afero.

K-do Batta (Vieno): Antaŭ 10 jaroj, ĉe la fondiĝo de SAT, trapasis revolucia ondo Eŭropon. Sed kion ni hodiaŭ povas konstati? Dum la pasintaj 10 jaroj okazis multaj aferoj, multaj ŝanĝoj. Nun ni staras antaŭ granda afero. Ni mem spertas tion ĉe ni, vidas ĝin en “S-ulo”. Speciale K-do Lanti, kiu siatempe estis revoluciulo, ŝanĝiĝis. Li ne plu havas tiun ideon kiel antaŭ 10 jaroj. Revolucio ne fariĝis. Ni restis en la plej terura sociordo. Mi demandas vin, kiuj vi estas pli klaskonsciaj k antaŭenemaj, ĉu tiu organizo, en kiu ni ĉiuj kuniĝas, restu plue klasbatala organizo, aŭ restu stagnado, reformista aŭ kia organizo. Se vi volas batali, do SAT restu. Vieno estas ekzemplo por la tutmonda lab. movado. Efektive ekzistas en Vieno bonaj laborantoj por la socialista movado. Jes, estas granda amaso, sed ne estas laborantoj por nia ideo. Vieno estas fama pri la konstruado de socialismo. Ni havas K-dojn, kiuj pli multe laboras por tiuj movadoj. Sed finfine — nenio estas en la partia laboro. Centmiloj da laboristoj estas, k ili vivas bonege, sed por la serioza socialista laboro ili ne volas oferi. Ili loĝas lukse. Ili ne plu oferas por la socialista movado. La ilo estas egala, sed ni bezonas batalantojn por la nova sociordo, kiun same

¹ Vidi la voĉdonilon.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 491

deziras socialistoj k komunistoj. Ĉu SAT estu nur tia, kiu kunligas div. tendencajn laboristojn, eĉ etburĝojn, sed ne havas sencon por la klasbatalo? Ni nur bezonas batalantojn, ne tiujn, kiuj nur fruktojn ĝuas, sed nenion donas. Ni havas Direkcion. Kiun ni kulpigu? Mi kredas, ke K-do Lanti vere reprezentas la tutan SAT-Direkcion. Kaj estas memkompreneble, ke la nomo Lanti ofte estos sur la tagordo. Por kio ni ĉi tie batalas, riproĉas, kritikas? SAT ne estu etburĝa. Ĉi tie en Leipzig, kie plej multaj K-doj estas reprezentitaj, bone diskutu pri la afero. Ĉar ŝajne ĝi dum la lastaj jaroj ŝanceliĝas. Pripensu k agu, ke SAT plue restu k servu por la klasbatalo!

K-do Drezen (Moskvo): Ĉi tie ni devas de la komenco mem klarigi la aferon. Kaj la K-doj, kiuj ne konsentas, devas same malkaŝe diri sian opinion. Ni pensas pri la gvidado de SAT, la Direkcio k la estonta fariĝo. Muravkin faris grandan movadon, akademian paroladon, sed li ne sukcesis akrigi la problemon. Mi akcentas, ke mi ne nur parolas je mia propra nomo, sed ke mi parolas je la nomo de pli ol mil SAT-anoj sovetiaj, kiuj ne povas veni ĉi tien. La gvidantaro de SAT faris 3 pekojn aŭ krimojn, jes — krimojn, ne persekuteblajn de leĝa vidpunkto, sed tamen estas krimoj — kontraŭ la revolucia tradicio: Temas pri 1. politika, 2. taktika, 3. persona krimoj. — 1. Politika: Dum la lasta jaro la SAT-Direkcio komencis subfosi nian pozicion. (Köckeritz: En Praha ni komencis!) Oni povis subŝovi al la marksisma internaciismo ian nebulan “sennaciismon”. Laŭ la difino de Karl Marks la internaciismo devas servi al la kunligo de la proletaj amasoj por la estonto. Oni prezentas “sennaciismon” kvazaŭ kun celo, ke ĝi unuigu mezurilojn, starigu ekonomion k mondmastrumadon unuecan, tutmondan. Tio estas akceptebla de ĉiu burĝo, de ĉiu partiano de sistemo de Telor. Mi ne akceptas resti en tia SAT. Certe estas ia diferenco inter internaciismo k sennaciismo. Sed ni ne artefarite elpensu novajn difinojn, kiuj fuŝas nian tagordon. Burĝoj certe nun estas pretaj veni al ni. Eĉ en la Statuto tia titolo ne ekzistas. Mi ne citas aliajn politikajn erarojn. Mi povus doni multajn argumentojn k citaĵojn. 2. Taktika: La Direkcio kulpigis Sovetiajn K-dojn, ke ili volas komunistigi SAT. Estas malvero. En 1923 mi eble eraris, k mi efektive faris tian proponon. Sed depost la Kassela Kongreso neniu sovetia esperantisto faris ian provon en la direkto komunistigi SAT. Ĉu iu povas doni pruvon dum tiu jaro? Ĉu ni atakis socialistajn K-dojn kunlaborantajn? Ĉiam ni vidis komunajn celojn k taskojn. Neniu povas nei tion. Kion faras la Direkcio? Ŝanĝiĝis tendencoj; aperas eldonaĵoj, — libro k div. artikoloj en la gazeto —, kiuj celas kontraŭmeti specialan ne partie akceptitan ideon. Ni tute ne postulas, ke oni nepre defendu la komunistan vidpunkton. Tio estus sensenca k tute ne utila. Sed oni ne kritiku tiun vidpunkton. Ĉu ni pretendas esplori la vidpunktojn de grandaj organizoj? Mi konstatas, ke tio estis taktikaj eraroj. Rezulte de tiuj eraroj la situacio de SAT treege malboniĝis en certaj rondoj. La Direkcio devis vidi tiun aferon. 3. Personaj eraroj: La Direkcio permesis al si propagandi ideojn de certa persono: Lanti. En nuna momento li eraras k eluzas malbone sian influon je nia movado. Ankaŭ en la multnombraj “Inter Ni” (en “S-ulo”) troviĝas tute ne oficialaj ideoj, tute kontraŭaj al vidpunktoj de aliaj K-doj; ideoj taktike malĝustaj. Ŝajnas nun necese malhelpi tian agadon. Tre valoraj estas por ni ĉiuj laborantoj. Kaj por Lanti trovi anstataŭanton oni ne povas. Sinceran revoluciulon ni devas meti en tian situacion, ke li ne plu povu erari tiel rapide. Ni vidas en GLEA potencan esp. movadon. La Franca lab. movado estas malforta. Nin tute ne interesas la politikaj frakcioj, ĉeestantaj ĉi tie. La gvidado estu en la mano de la laborista klaso. Ni devos forpreni ĝin de lokoj, kie la movado estas izolita, k porti ĝin en lokon kun forta movado. Mi ne citas urbon. Tion decidu la Kongreso. Sed necesas, ke niaj gvidantoj estu pli ligitaj kun la amaso, ne plu tiom izolitaj. Lanti perfekte povos gvidi eĉ nian revuon en Parizo. Ĝi daŭros aperi sub lia gvidado. Sed la personaj eraroj estas tro grandaj k la danĝero tro grava, ol ke ni povus silenti. (Aplaŭdo¹.)

K-do Bässler donas kelkajn informojn pri fakkunsidoj, vizitoj ktp. k fermas la kunsidon ĉ. la 17-a h.

Posttagmeze je la 17.30 h. okazas la parolado de K-do Drezen pri moderna sociologia lingvo-scienco k mondlingvo en la kadro de la Intern. Proleta Altlernejo. Vespere estas div. fakkunsidoj, precipe la granda sportula fakkunsido en la Lab. Gimnast- k. Sportlernejo.

Kvara laborkunsido, 7-a de aŭgusto matene

K-do Deubler prezidas k malfermas je la 9.30 h. K-do Bässler donas kelkajn sciigojn, legas salutlet. ktp.

K-do el Ĉinio: Ni ĉiuj mature pripensu la programaferon. Ekzistas frakcioj ĉe SAT. Tio necesas en proletaj aferoj. Ni ne faru sekton el SAT. Ni laboru en la frakcioj por niaj partioj, por iliaj celoj, ĉar ni estas la plej konsciaj internaciistoj k scias, ke estas necese, ke la proletoj unuiĝu pere de esp-o. Ni petas la Program-komisionon konigi la tekston, kiun ili volas doni al SAT.

K-do Lanti: Hieraŭ posttagmeze dum la tuta tempo vi povis aŭdi senĉesajn atakojn kontraŭ la Direkcio de SAT k precipe kontraŭ K-do Lanti. Senĉese oni aŭdis tiun vorton. Vi konsentu, ke en tiaj kondiĉoj povas esti, ke nevole mia rebato havos eble iun personecan karakteron. Mi esperas, ke ĉiuj el vi bone komprenas, ke mi ne estas tia homo, preta ricevi batojn sur la maldekstran vangon k poste prezenti la dekstran. Ni staras ĉe historia momento de la vivo de SAT. Mi deziras, K-doj, ke ĉiuj el vi konsciu pri tio. Ne temas diskutaĉi, sed preni plej gravajn decidojn. Ĉiu devas kompreni la gravon de la momento k konscii pri la respondecoj, kiujn li havas antaŭ la Historio de la esp. lab. movado. Ni estas akuzitaj pro reviziismo. Ŝajne, subite la tuta SAT-aparato, la SAT-Direkcio, ŝanĝis la vojon. Kvazaŭ mirakle; oni apenaŭ povus kompreni tion. Estas certe necese, ke ni esploru tiun aferon sufiĉe detale. Mi kompreneble ne povas rebati al ĉiuj punktoj, kiuj estas hieraŭ metitaj. Por respondi al ĉiuj, mi bezonus la tutan tagon k eble eĉ tio ne sufiĉus. Mi tamen notis kelkajn el la plej gravaj. En la letero de K-do Fade, kiun oni unue legis, la unua rimarko estis pri iu artikolo el “S-ulo” sub la titolo “Dubi”. Oni riproĉas enmeton de tiaj artikoloj. Por karakterizi tiun riproĉon, mi petas la prezidanton laŭtlegi tiun artikolon. Kia stranga spirito ŝoviĝas en nian movadon! Ĉu oni volas fari el la SAT-anoj mutulojn? Malfermu viajn orelojn! (K-do Deubler legas tiun artikolon kun la rimarko, ke li mem elektis tiun artikolon kiel ekzercan taskon por “Der Arbeiter-Esperantist”, ĉar ĝia enhavo tiel bone plaĉis al li.)

Dubi

La intelekta libero, aŭ Saĝo, ĝi estas la dubo. Ordinare tio ne estas bone komprenata. Sed kial? Tial ke ni konsideras kiel dubemulojn homojn, kiuj pensas kvazaŭ ludante, sen obstino, sen sekvo; tiaj homoj estas nur mallaboremuloj. Dubi, ĝi estas ekzameni, ĝi estas malmunti kaj remunti la ideojn, kvazaŭ ili estus radaroj, sen antaŭjuĝo, sen trorapidiĝo, celante forigi la kredemon, kiu estas potenca en ĉiu el ni.

Oni maljuste prijuĝis Montenj¹; kaj sendube pro tio oni ne sufiĉe legas liajn verkojn. Kaj laŭ kio oni juĝas lin? Laŭ lia “ĉu mi scias?”, kiu tute ne estas lia lasta vorto, sed kiun li nur proponas al tiuj, kiuj volus dubi pri ĉio pro sofisma ludo, kiel la malplej aserta formulo. Kaj laŭ tio, ke la dubo estas la “mola kapkuseno por bone farita kapo”. Sed tiuj du formuloj tre malbone prezentas unu el la plej viglaj pensuloj, kies verkoj estas legeblaj. Pro kio? Pro lia tuta sincero, ŝajnas. Li estas homo, kiu vere pensas, ne por aliaj, sed por si mem, kaj kiu faras la inventaron de siaj pensoj, kiu pesas ilin, kiu prilaboras ilin, kiu metas ilin en la fajron de l’ kritiko, sen indulgo, sen respekto. Kiam oni atente legas lin, oni komprenas, kiom da homa forto estas necesa por dubi. Dubi estas penega laboro, kiel forĝi.

Renuvje², forta pensulo ankaŭ, sed pli abstrakta, malpli natura, malpli forĝista en sia maniero, faris rimarkon tre simplan, sed tre trafan, ĝi estas, ke frenezulo neniam dubas. Frenezulo estas homo, kiu kredas ĉion, kion li imagas. Tiu stato, kiu ŝajnas al ni monstra, tiom fremda al ni, ne tiom mirigus nin, se ni pensus pri la varieco kaj nekonsekvenco de niaj revadoj kaj sonĝoj. En dorma stato ni ĉion kredas. Kion signifas vekiĝi kaj rekonsciiĝi? Ĝi estas forjeti kredojn. Ĝi estas diri: ne. Ĝi estas pensi kontraŭ la ideon, kiu sin prezentas. Ĝi estas dubi.

La timo estas animala sento tre forta. Kaj kion ĝi liveras al ni? Tujan kredon. La timo estas tiranie aserta. Mi timas lupon, mi ĝin vidas, mi forkuregas; ju pli mi kuras, des pli mi kredas; mia forkuro valoras pruvon. Ĉe ĉiu dogmemulo ekzistas io simila. Li asertas, li ekbatalas, li kuras. Li sin jetas sur ideojn per sia tuta pezo, kiel hundo sur leporon. Tia pasio faras la oratoron; ĝi estas danĝera speco, tro admirata. Esti emociita, kriadi, kredi, ĉio tio ĉi estas animala. Montenj kuraĝis skribi jenon: “La obstinado kaj ardo de opinio estas plej certa pruvo pri stulto. Ĉu estas io pli certa, pli decida, pli malŝata, pli meditaspekta, pli malpetolema, pli serioza ol azeno?” Kaj ne eraru pri la rideto; ĝi estas la rideto de atleto, kiu levas halteron.

Alen.

El la franca tradukis Herezulo.

Vi aŭdis la artikolon, k ĉu vere iu el vi trovas en ĝi ion riproĉindan? Kian do kazernon oni volas fari el SAT se tiajn artikolojn oni ne plu povos loki en “S-ulo”? Ĉu ni konsentu al tio? Mi, neniam. En la sama letero de la sama K-do li citas alian artikolon “Inteligento”. Ni ne legu ĝin, kompreneble. Sed riproĉo al tiaj artikoloj estas sufiĉe simptoma. Estas parolite pri Sandino. Jes, ni raportis pri Sandino en “S-ulo”. Eĉ lian portreton ni

¹ Kiel konate, K-do Drezen parolas tre rapide k pro tio ni ne garantias, ke nia stenografaĵo estis senmanka. Almenaŭ restas al ni klare en la memoro, ke la esenco de la parolado de K-do D. celis montri, ke la Direkcio de SAT ne plu devas resti en Paris sed veni en Germanion, k ke tio estas nepra kondiĉo por ke la Sovetiaj K-doj povu konsenti resti en SAT. — Bart.

¹ France: Montaigne.

² France: Renouvier.

— paĝo 12 —

492 — SENNACIULO

publikigis k ne karikaturon. Tio signifas, ke en “S-ulo” ni ne kontraŭas al la politiko de Sandino, al la batalo de S. Ni publikigis tute lojale la vidpunkton de la K-doj, kiuj opinias, ke S. laboras por la bono de l’ Proletaro. Neniu povas nei tiun fakton. Pri la sama Sandino, estas vere, ni publikigis ankaŭ 1 aŭ 2 artikolojn, kiuj subtenis la vidpunkton, ke tiu “heroo” tute ne agas por la bono de la Proletaro. Tiuj artikoloj estis de K-do Muribo (Oslo), kiu havis specialan dokumentaron pri S. Per tiuj faktoj vi povas konstati, ke ni rilatas tute lojale al ambaŭ vidpunktoj, al la diversaj opinioj. Ĉu tio estas reviziismo? Ĉar ni parolas pri Sandino, notu, ke la devizo de la “heroo” el Nikaragvo estas: Patrio k Libero. Sandino estas ja granda patrioto. Kaj estas K-doj, kiuj per la projekto de Programo volas malpermesi al la patriotoj esti SAT-anoj! nu, tiru mem la konsekvencojn. Pri superpartieco: Oni volas kredigi, ke SAT estas organizo, kiu celas superi la partiojn. Oni kritikas pri tio. Ni perdas la tempon, se temas pri ludo de vortoj (sen-, super-, ekster-partieco). Se oni opinias, ke la vorto “superpartieco” endanĝerigas SAT, nu, volonte mi konsentas, ke oni forigu ĝin.

Poste parolis K-do Muravkin: 1. Li rimarkigis, ke ni rifuzis publikigi la opinion de niaj bulgaraj K-doj. Ne tute vera: Ni publikigis parton, kvankam ni decidis antaŭe ĉesigi la diskuton, kiu tiom naŭzis la legantojn. Ni aperigis laŭ ili “nur artikolojn, kiuj favoris al la Direkcio de SAT”. Fakte ni publikigis artikolojn por ni tre ofendajn, en kiuj oni eĉ nomis min “malhonestulo”. Kiu scias? eble Lanti estas ja malhonestulo. Mi ne povas mem juĝi pri tio. Ĉiuokaze Lanti ne forstrekis tiun vorton en la manuskripto. Ni publikigis la artikolon tia, kia ĝi estis verkita. En aliaj artikoloj same ofendajn vortojn oni povus trovi. Ni publikigis tiun materialon, sed ne mankis materialo favora al ni: male ni posedis abunde favorajn al ni artikolojn. Ĉe la enmeto de artikoloj eĉ pli nombraj estas tiuj malfavoraj al la Direkcio ol la aliaj. Eĉ multaj K-doj skribis indignite por respondi al la atakintoj. “Ne sendu K-doj”, ni respondis. “Ni jam havas sufiĉe da materialo. Ne perdu vian tempon. Ne plenigu la tutajn paĝojn.” Ke ni publikigis nur tion, kio favoras al la Direkcio, kiu diras tion, tiu parolas — ni diru ĝentile — “neveraĵon”.

En la skizo pri la program-projekto Muravkin rakontis kelkajn malgravajn faktojn. Mi ankaŭ povus fari historion pri tiu Program-afero. Mi ja povus fari… Mi ne faros… Mi nur deklaras al vi, ke la historio, kiun faris K-do Muravkin, estas fantazia, tute ne atentinda. Kaj li tion scias, ke mi diras la veron… Laŭ sama insidema maniero, li rakontis “ne bone funkciis la programkomisiono”. Kial K-do Rihter ne fidis al la komisiono, al la SAT-Direkcio? Ĉar K-do Rihter estas anarkisto, kiu eksiĝis el SAT, k aliĝis al TLES. Se li “malfidis” al la Direkcio, se li nekonsentis kunlabori, estis simple, ĉar li havis la konvinkon, ke la SAT-Direkcio estas pure komunista institucio. Tial R. ne konsentis partopreni la laborojn de la Programkomisiono. Tion Muravkin forgesis diri k multon alian. K-do Muravkin diris, ke la Direkcio de SAT faris ĉion eblan por malhelpi la laborojn de la Program-komisiono. Ni komparu la diron kun la faktoj: Antaŭ la Göteborga Kongreso ni ja rifuzis publikigi la program-tekston en “S-ulo”. Kial? Tial ke la teksto de tiu program-projekto estis publikigita unuafoje en “S-ulo” antaŭ la Viena Kongreso, publikigita duafoje antaŭ la Lyona Kongreso. La ŝanĝoj poste faritaj estis preskaŭ bagatelaj. Ĉu ni havis la rajton uzi la paĝojn de “S-ulo”, por presigi trian fojon la saman materialon? —

Poste oni atakis “La Lab. Esperantismo-n”. Vere, oni faras al mi grandan honoron. Mi neniam povis supozi, ke tiu verketo kaŭzus tiel grandan bruadon. Mi sendube estas sufiĉe naiva, kiel diris K-do Fade en sia letero. Por pli klare montri, ke La “Lab. Esp.” montras “reviziemon”, Muravkin citas la opinion de burĝa profesoro, kiu eldiris, ke li konsentas kun ĝi. Ĉu tiu grava persono ankaŭ konsentis pri la klasbatalo? (Muravkin respondas, ke krom la klasbatalo oni ĉe la burĝoj povus akcepti la broŝuron). En “La Lab. Esp.” mem ĉiam estas substrekita la klasbatalo. Sekve kion valoras la diro de Muravkin? Se Lanti ne plu parolus pri klasbatalo, tiam vi ja devus forpeli min, tiam mi estus malfidela k “revizius”. Sed ĉiam mi akcentas la klasbatalon. Ĉiuj sinceruloj devas tion konfesi. Pri internaciismo k kosmopolitismo kelkiuj opinias, ke oni povas samigi tiujn du vortojn. Mi povus longe paroli pri tio. Por ke vi ne pensu, ke mi estas simpla unuopula revemulo tiurilate — simpla mi ja estas, mi ne eĉ havas unuagradan ateston pri lernado — mi citu la opinion de famulo, de la angla verkisto Ŭels (Wells). Li venis antaŭ nelonge en Germanion, faris paroladon ĉe la parlamentejo. Li parolis nature laŭ pacifista vidpunkto. Sed pri la difino de la vortoj li montris, ke la terminoj “internaciismo” k “sennaciismo” ne estas interakordigeblaj, ke oni ne devas konfuzi tiujn vortojn, kiuj fakte estas antagonistaj. Se mia opinio estas fantazia, almenaŭ aliaj gravaj personoj same fantazias. Oni diris, ke estas ofendo al ĉiuj socialistaj movadoj en mia broŝuro, speciale en la aldono al 1-a statutparagr. Ĉu ne estas strange, ke la samaj K-doj, kiuj troviĝis en Göteborg mem, kiam oni diskutis pri la aldono al la Statutpar. 1, k akceptis tiutempe la aldonon senrezerve, hodiaŭ trovas ĝin danĝera por ĉiuj tendencanoj? Ne havante bonajn argumentojn, por pruvi, ke ni volas revizii ili serĉas pretekstojn; ĉiam, jes, ĉiam oni povas trovi da ili!! En “La Lab. Esp.” estas parolite pri geometrioj k partioj: La kompreno pri tio eble ne estas tre facila, ĉar tiu parto estas tre kondensa. Mi do iomete klarigu mian penson: Ekzistas div. geometrioj: la malnova Eŭklida, tiu de Riemann, tiu de Lobaĉeski k. a. Tiuj geometrioj sin bazas sur aksiomoj, kiuj ne estas inter si tute identaj. Kaj tamen per la helpo de tiuj malsamaj geometrioj oni povas konstrui pontojn, domojn, maŝinojn. Tio estas la ĉefaĵo. Simile ekzistas partioj, kiuj celas per diversaj taktikoj forrenversi k detrui la kapitalistan sociordon k starigi socialismon. Mi opinias, ke SAT ne devas decidi, kiu partio aŭ lab. organizo havas la plej taŭgan taktikon, laboras plej efike por atingi la celon — same kiel ni ne volas disputi por ekscii, kiu el la diversaj geometrioj estas plej oportuna. Tiel oni devas kompreni mian komparon en “La Lab. Esp.” pri geometrioj k partioj; tiel oni devas klarigi al si mian aludon pri relativeco en ĉiuj fakoj. Parolante pri relativeco mi celis nur instrui toleremon al la SAT-anoj, nenion pli…

En la 5-a ĉap. de “La Lab. Esp.” estas parolite pri nova tendenco en la lab. movado. Por ke ne estu miskompreno, mi volas tuj forbalai eblan argumenton. Miaj kontraŭuloj povas diri: Via sennaciismo fakte ne havas radikojn en la lab. movado. SAT devas ja esti akceptema al ĉiuj tendencoj, sed ni ne povas akcepti tendencojn, kiuj fakte ne ekzistas. Tia argumento estas senvalora. La I. W. W. (Industriaj Laboristoj de l’ Mondo) en Usono konsistigas tian paralelan tendencon. La titolo de tiu organizo mem montras, ke ĝi havas sennaciecan tendencon. Certe ĝia sennaciismo ne estas tiel klara kiel ĉe tiuj, kiuj aplikas la intern. lingvon ĉiutage, en ĉiuj rilatoj. Sed la tendenco ekzistas latente en larĝaj amasoj, estas fakto. La plej revoluciaj elementoj en Usono grupiĝitaj en I. W. W. estas sennaciemaj. La riproĉoj de niaj kontraŭuloj sekve estas tute senvaloraj. Almenaŭ ĉu ne estas strange, ke tiu mia verketo tiom riproĉata, trovis tamen ĉe la lab. gazetoj esp-istaj tre bonan akcepton? Kiel klarigi tiun fakton, ke jenaj gazetoj favore recenzis la broŝuron? Mi citas nur la titolojn — Nederlanda Lab. Esperantisto, La Socialisto (tiu ĉi gazeto ne vidas ofendon por sia partio en la verketo, ĉar la recenzo estas ĝentila), Antaŭen (de niaj hungaraj K-doj), ISK. En ĉiuj tre favoraj recenzoj. La gazeto de l’ IWW en Ĉikago faris ankaŭ tre laŭdan recenzon k eĉ publikigis traduke grandan parton. La recenzintoj ne rimarkis ion danĝeran, kontraŭan, ofendan al sia partio!… Do la riproĉoj estas nur pretekstoj, por atingi ian celon, kiu fariĝas pli k pli klara. Ni ankaŭ ricevis multajn laŭdajn k aprobajn leterojn pri la broŝuro, eĉ de severe ortodoksa komunisto, sincera homo, K-do Boubou. Li diras, ke tiu verko estas la plej klara propagandilo pri nia movado k nepre bezonata, ke ĝi aperis ĝustatempe ktp. Li ne vidas ion riproĉindan en ĝi. (Lanti citas ankoraŭ la opinion de socialisto, K-do Stay-Bournemouth, ankaŭ instruisto kiel Boubou). Sed oni riproĉas, ke ni ne eldonis “La Lab. Esp.” laŭ tute normala maniero: Ni kvazaŭ “ŝtele” eldonis ĝin. Jen riproĉo, kiun ni ekzamenu. Ĝis nun neniam oni prezentis al la tuta gvidantaro la manuskriptojn, kiujn oni eldonas. Kaj plie ne estas vere, ke ni eldonis “La Lab. Esp.” kvazaŭ ŝtele. Faktoj nerefuteblaj estas: la manuskripto de l’ broŝuro estis aprobata de ĉiuj direkcianoj en Parizo, legata de K-do Platiel, membro de la progr. kom., de K-do de Bruin, tiama membro de la Kontrolkomitato k de K-do Nekrasov, en Göteborg, la sama K-do, kiu plendis hieraŭ kontraŭ la SAT-Direkcio!… Mi emas pensi, ke tiu plendo estas sekvo de kvazaŭa ordono, ke li faris tion kontraŭvole. Ĉu en tiaj kondiĉoj oni prave povas diri, ke la verketo ne estas eldonita laŭ normala maniero? Nun mi ĵus ricevis leteron de K-do Nekrasov k li diras en ĝi jenon “… Vi demandas, kial mi nenion diris al vi en Göt., kiam vi donis al mi por legi vian “Lab. Esperantismon”. Nu, mi devas diri al vi, ke laŭ mia opinio ĝi estas tre bona libro, se en ĝi mankus nur kelkaj frazoj… En Göt., kiam mi legis la manuskripton, mi ne atentis la tutan salon de l’ afero k mi ne pensis tiam, ke la afero estas tiom grava…” Ĉu ne estas vere miriga, ke K-do Nekrasov ne petis en Göt. ke mi ŝanĝu eĉ komon, k nur post longaj monatoj “vidas la tutan salon de la afero”? Kio okazis intertempe, estas mistero, kiun mi ne povas diveni.

Se tiu broŝuro prezentus oficialan programon de SAT, certe — ni pekus. Sed neniam ni celis trudi ĝin kiel oficialaĵon. Ĉiam ni opiniis, ke deviga programo estus danĝera. Mi plene konscias pri tio.

Nun inter la programemuloj oni kontentiĝos, se oni metos en la programon de SAT prilingvajn tezojn. Nu, se oni volas trudi tiujn tezojn kiel devigajn, ankaŭ ni nepre kontraŭstaros. Sed ĉu ni kontraŭstaris al la eldono de tiuj samaj tezoj formulitaj de K-do Drezen en la “Biblioteko de Sennaciulo”? Jen la tezoj! (Lanti montras la libron¹). SAT eldonis tiujn tezojn. Antaŭ la eldono mi neniam legis ilin. Kaj tamen ni ne riproĉis al K-do Drezen pro la eldono de tia verko! Ĉiu komparu, legu, faru al si opinion! Kompreneble ni kontraŭstaros, ke la tezoj estu devigaj, estu programo. Ili estas tre diskuteblaj k ne de ĉiu akcept-

¹ La vojoj de formiĝo k disvastiĝo de la lingvo internacia.

— paĝo 13 —

SENNACIULO 493

eblaj. Sekve: la riproĉoj, kiel vi vidas, estas absolute senbazaj. Ili servas por celoj de mi nekonataj.

Al K-do Batta mi diru nur jenon: “Lanti ŝanĝis siajn ideojn”, plendas tiu K-do. Mi povus meti antaŭ lian nazon la leterojn, kiujn li skribis al mi antaŭ du jaroj, li diris, ke domaĝas al SAT, ke ĝi estas konsiderata kiel pure komunista organizo. Li esperis por la bono de disvastiĝo en Aŭstrio, ke ni forpelu tiun famon. Li havas hodiaŭ alian opinion. Kial? Mi ne scias. Ni esploros eble poste…

Oni fine aŭdis K-don Drezen. Li havas sufiĉe da aplombo k fortan voĉon, k plie li estas lerta homo; li scias la manieron por penetrigi siajn pensojn en la kapon de la aŭskultantoj. La Direkcio k Lanti faris tri pekojn aŭ krimojn, li diris. Aŭskultu bone: Ni faris krimojn. Politikan krimon ni faris… Eble. La sola krimo estas kredeble, — mi nur konjektas — ke mi ne plu pagis depost 2—3 jaroj miajn kotizojn al la Kom. Partio. Taktika krimo! Mi cerbumadis: La krimo kredeble estas, ke mi ĉiam kontraŭstaris al la komunistigo de SAT. Eble tiutempe, kiam mi estis … membro ĉe la K. P., mi povis pli trafe malhelpi tiun fuŝadon kiu neniel servus la komunismon. Tio certe estis la taktika krimo. Trian krimon mi faris: personan krimon. Sendube estas, ke mi ne havas sufiĉe da admiro por K-do Drezen… Ĉu tio estas mia persona krimo? Ŝajnas, k jes, ke estas tio.

Drezen antaŭmetas kondiĉojn por daŭrigi la kunlaboradon al SAT. Jen la decida momento. Necesas nun, en tiu ĉi horo, ne morgaŭ, ne posttagmeze, sed nun, preni decidon pri tio. La kondiĉoj de Drezen estas, ke la Direkcio de SAT devas veni en Germanion. Aliel la sovetiaj K-doj ne plu konsentas kunlabori al SAT. Jen la situacio. Ĉiuj aliaj kongresaj aferoj estas flankaj, akcesoraj. La Kongreso devas decidi, ĉu la Direkcio estu en Paris, Leipzig aŭ Berlin. Plie la urbo estas nenio. Ni volas scii: Kiuj K-doj konsistigos la Direkcion? Se la decidoj de la Kongreso estus aplikotaj de aliaj manoj, ne necesus nun daŭrigi la traktadon pri la raportoj.

Tamen oni proponas konservi Lanti-n en la aparato de l’ gvidantoj. Estus malbon-taktike forjeti tuj tiun Lanti-n, tiun ekspartianon… La Direkcio estu en Leipzig, la presejo, la administrejo en Leipzig. Lanti restu en Paris!, li gvidu “S-ulo”n, kiu estu redaktata en Leipzig!!. La titoloj k ĉio simila estas por mi nenio. Oni ne povas kvazaŭ subaĉeti min per tiaj rimedoj. Mi akceptas titolon de gvidanto nur se ĝi fakte ŝarĝas min per laboro k respondeco; ĉian alian honortitolon mi metas sub la plandon de miaj ŝuoj. Mi tute ne konsentas gvidi iun ajn organon, kiel okazis en la pasinta tempo, el la distanco. La sperto montris, en kia stato estis la gazeto en tiu epoko, kiam Bartelmes redaktis ĝin en Leipzig k mi “gvidis” el Parizo! La kondiĉo starigita k la solvo de l’ demando eldirita tio ja estas taktiko, kiu servas por rezervi al si aliajn agojn. Antaŭ kelkaj monatoj mi eĉ ne komprenis la signifon de la propono de K-do Bässler rilate al la Informservo. Nun la afero fariĝas klara: Tio estis la unua paŝo. Mi petas K-don Bässler fari sian rimarkon pri tio k poste ni vidos, vidos… (Aplaŭdado.)

Per voĉdono la parol-tempo estas limigata je 10 minutoj kontraŭ nur kelkaj voĉoj.

K-do Bartelmes: Mi ne volas paroli en tiu ĉi momento pri la teruraj “krimoj”, pri kiuj K-do Drezen akuzas la Direkcion de SAT k precipe nian K-don Lanti. K-do L. mem sufiĉe jam rebatis al tiuj akuzoj. Sed mi volas esprimi mian miron pri tio, kion Drezen proponas al la Kongreso kiel praktikan solvon. Mi ne komprenas, ke saĝa homo povas fari tian prop., kiu konsistas el tio: lasi al K-do Lanti la gvidadon, dum la Direkcianoj k la Redakcio estos en Germanio. Ĉu ni ne faris sperton tiurilate? Mi mem estis en 1924/25 redaktoro de “S-ulo” en Leipzig, dum Lanti kiel gvidanto troviĝis en Paris. Fakte tia gvidado ne estis ebla. Kaj la gazeto ne prosperis. Tio estas fakto de neniu refutebla. Nur stultulo povus fari tian proponon hodiaŭ al la Kongreso. Kaj — K-do Drezen ne estas stultulo. Ĉiu scias tion. Se li faras tian prop., sekve estas ia artifiko en la afero. Tio devas esti klara por ĉiuj. Ankaŭ ŝajnas, ke multaj K-doj ne sufiĉe konscias pri la malfaciloj de l’ gvidado de tia organizo kia estas SAT. Mi rememorigas vin pri parto el la Raportaro de l’ Plenum-Kom., en kiu estas dirite rilate al diskutoj pri div. temoj: “…Tiu spiritostato estas variebla k okazas, ke iutempe oni povas permesi diskutadon pri temo, kiu povus esti nediskutebla alitempe.” Jes, vere en tio kuŝas la ĉefa malfacilo por la gvidantoj: konscii, ĉu tiu aŭ alia temo en tiu aŭ alia momento estas diskutebla aŭ ne en SAT. Ĉio dependas de la momentaj cirkonstancoj k spiritaj kondiĉoj. Cetere K-do Lanti rajtigis min konigi al vi konfeson, kiun li faris antaŭ kelkaj monatoj: ke li persone pretas rezigni pridiskuti en “S-ulo” la temon pri nacibatalo (li, la gvidanto de l’ gazeto mem, rezignas konigi sian vidpunkton!). Sed — ĉu oni povas peti la samon al la tuta SAT-anaro? Ĉu oni povas malpermesi al ili eldiri sian opinion en “S-ulo”? Jen la ĉefa demando.

Okazas voĉdono pri fermo de la parolant-listo. Tiu prop. estas malakceptita.

K-do Bässler: Mi deklaras, ke estas fripona ago de Lanti postuli, ke oni konigu la nomojn. Mi ne aŭdis ĝis nun, ke iu kompartiano plendis pro tio, ke Lanti ne apartenas al la kom. partio. Mi asertas, ke ne la membrolibro, sed la agoj decidas. Lanti opinias, ke oni neniel devas kritiki lin. Ĉu ne estas fakto, K-do Lanti, ke mi avertis en la Lyona Kongreso vin k la kongresanojn reelekti program-komisionon? Mi tuj avertis, ĉar mi ne vidis neceson por starigi programon por SAT. Mi konsentas, ke SAT ne estu kazerno. Lanti havis en Göteborg en la poŝo la prespretan manuskripton de “La Lab. Esp.”. Li nomis ĝin “kvazaŭa programo”. La gvidantaj K-doj eldonis kaŝe libron, kiu estas kvazaŭa programo. Mi asertas, ke la lastjara disputo okazis dank’ al la ago de la Direkcio. Oni ne kalumnias k atakas K-don Lanti, ĉar li ne portas en la poŝo membrolibron de partio. Sed revoluciaj klasbatalantoj protestas, ke la Direkcio altrudis al la SAT-anaro kvazaŭan programon. Tie! venis akraj atakoj. La gvidantoj devis antaŭe informi la programkomisionon, ke ekzistas alia projekto. Ĉiu politika programo por SAT estas sensencaĵo… Ni ne bezonas politikan programon.

K-do Muravkin: K-do Lanti atakis min. Do mi devas defendi min ĉi tie. Mi tute sincere faris la deklaron, ke la Program-komisiono estis elektita de 2 kongresoj de SAT. La Progr.-kom. ne povas akcepti riproĉon pri nelaborado. Ni ne insistas pri akcepto de programo. Lanti komencis paroli pri artik. de K-do Fade. Tiu artik. ne estas grava k ne koncernas la problemon. Rilate al la patriotoj mi diru, ke en SAT vere ne povas esti anoj, kiuj dezirus, ke en SAT estu patriotoj. Pri la “patrioto” Sandino: Ne, K-doj, oni povas esti kontraŭpatriota k tamen subteni la politikon de la liberiĝo de l’ kolonioj, ĉar tiu politiko direktiĝas kontraŭ grandaj subpremantaj ŝtatoj. Hodiaŭ Usono estas la ŝtato, kiu subpremegas preskaŭ la tutan mondon. Mi ne diris, ke la Direkcio presigis nur favorajn al si artikolojn, sed — ke la diskutado ne estis ĝuste gvidata. La Progr.-kom. ne kulpas; sed estas mallojala ago, se Lanti poste eldonas iun “kvazaŭan programon” k ne atentas la K-dojn elektitajn de la SAT-kongreso. Oni ŝparu lokon en “S-ulo” — mi konsentas kun tio. Sed mi deziris enpresigon de la “programprojekta teksto”, por ke kiel eble plej granda nombro da K-doj konatiĝu kun la demando. Mi ne diris rilate al “La Lab. Esp.”, ke estas forstrekita la vorto “klasbatalo”. Sed mi diris, ke la burĝoj povus konsenti la enhavon de la broŝuro, se la vorto “klasbatalo” estus forstrekita. Mi ne samigas la vortojn internaciismo k sennaciismo. Mi opinias, ke la unua prezentas transiran periodon al sennaciismo. Ĝuste per la fuŝa diskutado pri tiu verko montriĝas, ke tiu eldono ne estis bona. Kion Lanti diris pri la “prilingvaj tezoj”, estas mensogo. Tiuj tezoj ne estas “kvazaŭa programo”¹, kiel estis “La Lab. Esp.”. Ni akuzis la Direkcion, ke ĝi mallojale agis k enŝovis ideojn, pri kiuj ne interkonsentas ĉiuj SAT-anoj. Oni nur poste ekvidis la malbonajn paĝojn en “La Lab. Esp.”. Tio ne estus okazinta, se oni antaŭe estus elmontrinta ilin.

K-do Eriksson (Stokholmo): Mi protestas kontraŭ la agadmaniero de la Kongreso. Vi perdis hieraŭ la tempon por aŭskulti longajn leterojn. Tiaj leterverkantoj agu laŭstatute, sed ne sendu longajn skribaĵojn, por legi antaŭ la Kongreso. Se ni agus tiel, ĉiu SAT-ano fine verkos hejme leteron k postulos, ke oni laŭtlegu antaŭ la kongresanoj. Mi tute kontraŭas al la parolo de K-do Drezen. Laŭ mia opinio la Direkcio de SAT k Lanti ne faris iujn erarojn, kiel Drezen opinias. Cetere — komence Drezen parolis pri “krimo”, poste pri “kulpo”, fine nur pri “eraroj”. Mi opinias, ke ne estas eraroj faritaj. Ĉiu povas havi sian opinion. Mi ĉiam trovis la artikolojn titolitajn “Inter Ni” tre leginda literaturo. Ni postulas, ke ni mem havu rajton pensi. Kaj ĝuste tiuj artikoloj devigis min pensi memstare, ne pensi laŭ iu modelo aŭ formulo. Mi opinias, ke tio estas grava ebleco por SAT-anaro havi iun rimedon sin klerigi. Laboristoj estu ne maŝinoj, sed propranime pensantaj homoj. Oni asertis, ke la broŝuro “La Lab. Esp.” estas “kvazaŭ-programo”. Por mi tio tute ne estis “programo”. Ĝi estis “propagandilo”, “klerigilo”, kiu celas konigi la staton de la lab. esp. movado. Mi deziras, ke la Kongreso kiel eble plej unuanime decidu, ke la ĝisnuna stato en la gvidado de SAT restu ankaŭ en la estonto, almenaŭ — en la plej proksima estonto. Krome mi havas ankoraŭ demandon al la Direkcio de SAT. Mi legis en la lasta n-o de “S-ulo” raporton pri la laboro farita de K-do Soares en Svedio kiel propagandisto k instruisto de esp-o. Mi aŭdis ankaŭ pri konflikto ekestiĝinta inter Gek-doj Adamson k K-do Soares. Kaj Soares estis eksigata el sia ofico ĉe Sveda Lab. Esp. Asocio. Kiel motivon oni diris: ne-SAT-aneca konduto. Ĉu K-doj Adamson aŭ Soares iel raportis aŭ plendis pri tio al la SAT-instancoj?

K-do Vildebrand (al la tagordo): Ĝuste tiun demandon de K-do Eriksson permesu tuj klarigi al vi: Fakte K-do Soares plendis ĉe la Kontrol-Komitato de SAT. Mi ne raportis al vi pri tio en mia raporto, tial ke ni ĝis nun ankoraŭ ne havis la tempon por fini la esplorojn pri la afero.

K-do Puff (Frankfurt): En certaj rondoj de nia SAT-anaro oni aŭdas ĉiam la vorton “revoluciema”. Mi aŭdis ĝin de la sama rondo, kiel ĉe la 4-a SAT-Kongreso en Bruselo. Iu diris: “Oni

¹ Ili tamen estas aprobitaj de la IV-a Kongreso de SEU, okazinta en Moskvo, julio 1928.

— paĝo 14 —

494 SENNACIULO

devas forigi el SAT ĉiujn social-demokratojn.” Tiu diro okazis en Bruselo. En tiu tempo oni semis tion, kion hodiaŭ oni devas rikolti. Mi avertis en Bruselo la Kongreson. Mi diris: Oni faru la erarojn; sed oni vidos poste la rezultojn, havos la spertojn. Mi poste ne plu vizitis kongreson, ĉar tie en Bruselo mi estis preskaŭ la sola social-demokrato. Hodiaŭ tiu sama K-do estas revoluciema; en Bruselo li estis revizionisto. Kaj al Drezen mi diros: Mi kiel SAT-ano volas esti gvidata de spirite alte staranta homo k ne volas esti regata de iu iama oficiro de carista armeo. Tio estas mia opinio. Oni volas depreni la spiritan kapon de SAT, k poste SAT ne plu ekzistos, sed alia — partia — organizo. Pripensu la voĉdonadon dume, — por ke oni ne agu erare!

K-do Urlich (Bruselo): Mi proponas, ke SAT restu kiel ĝis nun. SAT estas klasbatala movado. Mi konsentas la principojn de SAT, kiuj estas plej revoluciemaj k klasbatalemaj. Nur rilate al la program-afero mi vidas danĝeron por la estonto de SAT. Oni perdis en la 7-a Kongreso en Lyon anarkistojn k poste sekvos la social-demokratoj. Mi ne volas, ke regu malamikeco inter la SAT-anoj kiel inter la partioj. Politikan ideon propagandi povas la SAT-anoj en siaj partioj. Al K-do Muravkin mi diras, ke nek la titolo nek la aranĝo de la libro “La Lab. Esp.” pravigas supozon pri “programo”. La kontraŭuloj ĝojus pri eventuala nia disiĝo. Kiam SAT estos pli granda, ni povos paroli pri tiaj aferoj, nun SAT restu, kia ĝi estas por la bono de la esp. lab. movado.

K-do Demidjuk (Moskvo): Mi celas diri ĉion al vi, kio premas min kion mi havas en mia animo. Vi scias bone, ke pli ol 200 K-doj volis veni al la Kongreso el Sovetio. Ili restis post la limoj. SAT havas multe pli da praktikaj celoj, ol kio esprimiĝas en tiu ĉi kongreso. Mi devas konfesi, ke estas ĉio farita, por elvoki negativan impreson. Lanti diris, ke K-do Nekrasov agis eble laŭ ordono, skribante tiun leteron al la Direkcio. Certe la tuja penso estas, ke ankaŭ mi en tiu ĉi momento parolas laŭ la fama “ordono el Moskvo”. Kaj fakte mi parolas “je ordono”, sed ne je ordono de Moskvo, sed de tiuj, kiuj delegis min — laŭ ilia komisio mi estas devigata paroli al vi. Mi batalis ĉiam kontraŭ “komunistigo de SAT” k ankaŭ hodiaŭ mi plue ĉiam kontraŭstaros la emon ĉu komunistigi, ĉu socialistigi aŭ ali-parti-igi SAT. Ekz. la redaktado de K-do Bartelmes en Leipzig estis nebona, estis tro partieca, k mi kontraŭstaris al tio; mi deziris, ke ĉiuj K-doj povu kunlabori en “S-ulo” k en SAT. Kiam Lanti en la jaro 1922 vizitis nin en Moskvo, li revenante al Okcidento kunprenis de Moskvo la unuajn 7 aliĝojn al SAT. Kaj kion ni havas hodiaŭ? Kiajn rezultojn ni atingis? Ni havas nun 1700 K-dojn el Sovetio en SAT! Mi ĉiam faris, kion mi povis, por SAT. Sed lastjare preskaŭ 45% da membroj ĉe ni perdiĝis. Tio ne estas la kaŭzo de la plialtigita kotizo. Ankaŭ ne la malbona mon-transpago, sed la eraroj de la Direkcio. Oni diris, ke ni celas skismigi SAT. Se ni celus skismon, ni povus resti sidantaj kun krucitaj manoj sur la brusto, ĉar ĉion farus la procezo sen nia kunago. Ni forpelis nun 750 membrojn. La membraro komencis degeli. Ni batalas por nia deziro resti en SAT, por batali kune kun vi ĉiuj socialistoj, komunistoj k anarkistoj. K-do Lanti citis recenzojn. Jes, sed ili venis de unu flanko. Unu flanko estis ofendata, estas tute egale kiel la alia flanko. La broŝuro kiel la lastjara gvidado de SAT estas klare direktitaj kontraŭ parto de politika programo de politika partio. Se iu komencas per SAT ataki unu el la malsamopiniaj partioj, oni plendas kompreneble. Oni ja ne povas permesi, ke SAT estu uzata kiel aparato por interpartia batalo. Ne tion ni celas. Fakte en “S-ulo” aperis multaj artikoloj, kiuj estas direktitaj kontraŭ unu el la tendencoj reprezentitaj en SAT. Rilate al la broŝuro “La Lab. Esp.” mi opinias, ke ĝuste tiu broŝuro devus esti nia Programo. Ĝi estas ĝuste tiel verkita, kiel povus aspekti nia programo. Per simplaj frazoj estas klarigita la strukturo de SAT. Pro tio ni devas laŭdi la broŝuron. Sed Lanti aldonis en la broŝuro tion, kio ne rilatas al la Statuto. Tute nebone estas, ke oni trovas en la broŝuro la frazon de Lenin kontraŭ la imperialismo. Ĉu vi legis en “For la Neŭtralismon” la vortojn pri klasbatalo? Tie estas skribite, ke klasbatalo estas la batalo, per kiu oni celas renversi la kapitalismon. En “S-ulo” oni nun povis legi, ke klasbatalo estas la batalo de la laboristoj en fabrikoj ktp. por ricevi kelkajn pliajn groŝojn… Tio estas mia impreso. Starigi novan socion estas nia celo. Oni laŭtlegis la artikolon “Dubi”: Lanti diris pri la artikoloj, pri ili, kiuj emas ripeti ĉiam la samajn vortojn. Oni riproĉas al la marksanoj, ke ili agas ĉiam rutinece. Tamen estas Karl Marks, kiu diris jenan parolon: “Mi ĉion pridubas.” Tiaj riproĉoj malhelpas al nia laboro. Tiuokaze ni devus havi specialan diskutorganon, por diskuti k kontraŭbatali. Tia organo ne povas esti “S-ulo”. Ĝi ne estu diskuta organo inter div. tendencoj. Se iuj K-doj estus kulpaj pri tia partiigo, nia “S-ulo” tamen devas resti sennacieca organo. Nur tion oni enpresu, kion ni vidas per niaj propraj okuloj.

Pri la programo: Lanti diris: Ĝia historio estis fantazia. Nu, bedaŭrinde la aŭtoro forrestas. Bedaŭrinde mi ne povas kontraŭbatali persone tiun politikistaĉon, kiu faris ĉion por elvoki skismon en SAT. Verŝajne estis erarkompreno ĉe Lanti: Laŭ la propono de Drezen la redaktado k gvidado de “S-ulo” restu en Parizo k nur la Direkcio transiru en landon, kie estas pli forta la movado. Kompreneble estas neeble per distanco gvidi “S-ulo”n. Mi dezirus, ke SAT ebligu al ĉiuj tendencoj agi, montri la veron pri la problemoj: ateismo ktp. Nia ĉefa zorgo estu: eduki. Pri “sennaciismo” oni riproĉis nur lastjare. K-do Fade ekz. estis unu el la plej fervoraj batalantoj por sennaciismo. Estas io, kio ŝanĝiĝis. Mi ne apartenas al tiuj, kiuj kontraŭbatalas sennaciismon. Mi konfesas, ke la sennaciismo estas nia celo. Nia celo estas sennacieca socio. Al tiu ordo ni iras per la klasbatalo, akrigo de la klasaj fenomenoj, tra la naciaj, koloniaj liberig-movadoj ktp. (Li rakontas nun anekdoton pri kamparano k ĉevalo; pri simpla, neklera kamparano, blankruso, ano de liberigita nacio, kiu estos venigata al sennacieco per la nacia liberiĝo. Li komprenos fine la gravecon de la Lingvo Internacia ktp. Al tio venigos lin la agoj.) Se iu tie ĉi celus skismigi, li celus, ke ni miloj estu ekster SAT. Malgraŭ tio mi estas certa, ke per la klasbatalo, per la laboristaj manoj, ni plej bone povos propagandi sennaciismon al la tutmonda Proletaro! (Aplaŭdo.)

K-do v. d. Heid: Vi aŭdis la proponon de K-do Drezen, ke la Direkcio estu forprenota de Paris. Nu, en tiu okazo oni antaŭe nomu la personojn proponotajn al la Kongreso. Ni ja ne volas doni la oficon al iu domo aŭ objekto, sed al vivantaj personoj. K-do Drezen diras, ke se restas la nuna stato, li ne plu povus resti en SAT. Nu, se li eksiĝas, ankaŭ aliaj eksiĝos. Ni povas observi tiun agadon jam depost jaroj en Germanio. Ĝuste pro tiu agado mi eksiĝis el la kom. partio. Mi eksiĝis el la laborista partio, por resti sincera homo. Forigo de Lanti havus kiel sekvon la disiĝon.

Lanti mem jam kontraŭparolis la div. teoriajn aferojn; li pli bone povis fari tion, ol mi kapablus. Oni nomis lin hieraŭ “krimulo”. Ĉu vi konas K-don Lanti? Mi ne estas por persona kulto. Sed mi estas membro 61. Kaj mi scias, ke K-do Lanti estas homo, kiu malŝatas alkoholon, nikotinon, kiu koncentrigas sian tutan energion al la progreso de la lab. movado. K-do Demidjuk diris, ke eksiĝis multaj rusaj K-doj el SAT pro liaj eraroj. Tamen ankaŭ la broŝuro de Lanti estas akceptita favore de eminentaj komunistoj. Ankaŭ aliaj akceptis ĝin bone. Nur la teoriuloj faras ribelon kontraŭ Lanti. Tio estas kaŭzo de la eksigo. Oni multe parolas pri klasbatalo. Sed kion diri pri la klasbatalo, tiel kiel ĝi estas perceptata de Komintern? Se SAT subiĝos al la influo de Komintern, se la gvidado foriros de Parizo, fanatike komunistaj SAT-anoj transprenos la gvidadon, tiam SAT-Kongresoj kiel la ĝisnunaj neniam plu povos okazi. Oni vidu la frukton de la frakcia laboro en Germanio: La sindikatoj estas kvazaŭ detruitaj, la kultura movado estas disigita, la liberpensula, la sporta movadoj — ĉio pro la frakcia laboro de la komunista tendenco¹. Oni lasu la gvidadon de SAT en la manoj de tiuj, kiuj estas sendependaj. Jen la faktoj, miaj opinioj, mia konvinko! (Aplaŭdo.)

Sekvas sciigoj de K-doj Deubler, Bässler k Siedentopf pri kunvenoj ktp. Fermo de la kunsido je 12.30 h.

Kvina laborkunsido, 7-a de aŭgusto posttagmeze

Malfermo je la 2.20 h. sub la prezido de K-do v. d. Heid. K-do Bässler donas div. informojn k legas salutojn.

K-do Lanti donas jenan deklaron: Post la diskutoj, kiuj okazis hieraŭ k hodiaŭ matene, ĉiuj havas la konvinkon, ke fakte povas esti miskomprenoj en la atakoj de unuj kontraŭ aliaj. Oni almenaŭ havas tiun impreson. Se ekzistas ia miskompreno, se post pli profunda studado pri kelkaj punktoj oni povas atingi ian unuecon, se oni povas eviti tiajn neripareblajn paŝojn, mi estas konvinkita, ke ambaŭ flankoj, ĉiuj estas pretaj iri unuj al la aliaj. La Direkcio de SAT estis devigata sin defendi, rebati la atakojn, sed ni bone komprenas, ke eble oni povas sincere opinii, ke ni eraris, ke ni faris mispaŝojn. Ni estas simplaj homoj, ni ne estas sanktuloj, nek dioj. Eble ni faris erarojn. Bonaj kamaradoj parolas pri Lanti, kvazaŭ li ne povus peki — tio ĝenas min. Mi pekis, pekas k pekos. Sed se mi pekis, mi ĉiam estas preta frapi la bruston. Kaj se por la unueco de SAT necesas konfesi pekojn, kiujn mi ne faris, nu tion mi eĉ konsentas. Tia certe estas la spiritostato de ni ĉiuj en la Direkcio. Mi opinias, se la kontraŭuloj estas en tiu sama spiritostato, oni povas ĉesigi la disputon, formeti la rezervan municion. Kion mi diris mallerte, mi tion ĉiam faris en la praktiko sufiĉe sukcese; mi ĉiam kontraŭstaris k kontraŭstaros al la komunistigo, socialistigo ktp. de SAT. Tiu vidpunkto en la praktiko estas malfacile aplikebla k mi konsentas, ke kelkrilate, detale oni povas erari. Mi opinias, ke tiuj K-doj, kiuj tiom akre atakis min, scias en la fundo de sia koro, ke ni celis la plej bonan. Se tiu mia konfeso pri eblaj pekoj sufiĉos, por ĉesigi la disputon, — neniu estos pli kontenta ol mi…

K-do Drezen: Mi estas iomete konfuzita, ĉar mi intencis paroli laŭeble private. Kaj mi estas devigita paroli kiel reprezentanto de

¹ K-do W. Vildebrand, dua protokolinto, rimarkigas, ke, liamemore, tiu lasta frazo ne estas tute ĝusta; devus esti: pro la frakcia laboro de la diversaj tendencoj. Nur K-do v. d. Heid povus diri, kiu el la du frazoj plej bone esprimas lian penson. Tion li faros, se li opinias necese. — E. L.

— paĝo 15 —

SENNACIULO 495

frakcio ktp. Ŝajnas, — frakcio en tiu senco kiel ĉe aliaj organizoj tamen ĉe ni ne ekzistas. Ni agas laŭ inspiro. Ni tamen reprezentas certan unuecon. Hieraŭ mi ĉi tie prezentis certan opinion de certa organizo, por esprimi al vi tion, kion oni sentis, pensis k opiniis. Mi memoras, ke per tio mi parolis, kiel jam rimarkigis unu K-do, unue pri “krimo”, poste pri “eraro” de personeca afero. Kaj la ĉefa afero estis, ke ni timis, ke similaj eraroj povus ripetiĝi. Kaj tiel, kvankam alte estimante K-don Lanti, oni volis transkonduki la Direkcion en alian centron. Hodiaŭ mi tutan tagon aŭskultis la diskutadon. Dolore estas por mi, ke preskaŭ aperas la krizo, la disfalo en la lab. movado. 22 jarojn mi estis pli malbona komunisto ol bona esperantisto. Mi min dediĉis speciale al fako “Lingvo Internacia”. Mi pensas, ke tiel ankaŭ al la lab. movado mi faras la plej grandan servon. Tial mi serĉas mezan vojon, por gardi la unuecon. Ni malplej celas komunistigi SAT. Ni devas havi nur garantion, ke neniam estonte okazu similaj eraroj. Ni pensis, ke estus bone krei Direkcion en alia lando. Oni devus ĝin krei en urbo kiel Leipzig. Kiel ĝeneralan sekretarion oni prezentus social-demokraton¹, kiu kapablus okupi tiun postenon. Nu, ni konservu la Direkcion en Paris, sed ni devas havi la garantion, ke K-do Lanti ne refaru tiajn erarojn, ke similaj provoj ne okazu. Kaj eble nia Kontrolkomitato havu la rajton, en okazo se okazus malakceptebla afero, interveni k ĉesigi tiun aferon. Se ni farus tion, mi estus plej ĝoja k mi pensas, ke ni ankoraŭ longe, longe laboru kune. En la koro de la plejmulto la steleto esperanta okupas grandan lokon. La lingva parto estas io pli alta, pli grava, ol ĉiuj aliaj rimedoj. Oni devas kreskigi nian unuiĝon. Ni devas rezigni kelkajn specialajn konsiderojn k opiniojn. Ekskomunistoj k social-demokratoj volis kulpigi la komunistojn pro ilia laboro en SAT. Sed ĉi tiuj faris seriozan laboron. La K-doj erarintaj konfesu, ke ili ne ripetu siajn erarojn.

K-do Lanti: K-do Drezen hodiaŭ ne plu postulas plenumon de la kondiĉo hieraŭ starigita. Li pripensis la aferon, li vidis kelkajn teknikajn malfacilojn. Li deziras iun pli aktivan Kontrolkomitaton. Ni kompreneble povas al tio konsenti. Ankaŭ pri la “eraroj” ni povas interkonsenti.

K-do Drezen pensas, ke la Proponkomisiono trovu la formulon por interkonsento.

K-do Lanti: Ĉar la kondiĉo sine qua non starigita de K-do Drezen estas forprenita, ni ankaŭ volonte montros cedemon. Nun post pripensado oni alvenas al tiu solvo, ke la Direkcio restu en Paris, ke la Propon-komisiono starigu finan tezon por interkonsento. Ŝajnas, ke la konflikto tiel povas esti tute forigita. (Aplaŭdo.)

K-do Demidjuk: Ni devas nun per ĉiuj fortoj subteni la unuecon de SAT. La proponkomisiono tuj solvu. Vivu la unueco de SAT, K-doj! (Aplaŭdoj. — Spontana ekkantado de La Internacio).

K-do v. d. Heid: Vi rimarkas, ke oni solvis en harmonia k kontentiga formo la konflikton. Konfliktmaterialo preskaŭ ne plu ekzistas, k ni povas transiri al la raporto de la Proponkomisiono pri la div. proponoj.

K-do Demidjuk (al la tagordo) proponas ĉesigon pri la proponoj hieraŭ faritaj. Ni nur okupu nin pri la praktikaj problemoj de nia SAT-movado. Post interveno de K-doj Jonas k Muravkin al la tagordo K-do Kaulich (Bruselo) ricevas la parolon kiel sekretario de la propon-komisiono.

K-do Kaulich: Antaŭ ol laŭtlegi la proponojn, la proponkomisiono protestas kontraŭ la averto en n-o 245 de “S-ulo” de la Plenum-Komitato, ke nur proponoj publikigitaj en “S-ulo” estu pridiskutataj. Ankaŭ la nepublikigitaj proponoj estis pridiskutataj. (Li citas la nomojn de la 9 propon-komisionanoj k rimarkigas, ke K-do Eriksson erare kiel 10-a partoprenis.) — Okazas mallonga debato pri neceso tralegi la tutan tekston de l’ proponoj, K-do Muravkin parolas por, Deubler kontraŭ. Estas akceptite, legi nur la aranĝitajn (de la komisiono) proponojn. La unua propono estas unuanime aprobita de la Prop. Kom. en jena formo: “La Jarlibro enhavu la nomojn k profesionojn de ĉiuj SAT-anoj. La jarkotizo al SAT estas altigata je ¼. Por tiuj, kiuj ne deziras la aperigon de sia adreso, restas la nuna kotizo.” K-doj Deubler k Demidjuk parolas pri la maniero de diskutado pri la prop. Parolu 1 por k 1 kontraŭ ĉiu propono. Akceptita. K-do Deubler komentas ankoraŭ la nunan proponon elmontrante ĝian praktikecon. Ĝi estas akceptita kontraŭ 3 voĉoj.

K-doj Kaulich legas la 9-an proponon, kiu estas parenca al la 1-a. La komisiono aprobis ĝin unuanime en jena formo: “Oni presigu en ĉiu n-o de ‘S-ulo’ la nomojn k adresojn de Gek-doj, kiuj nove membriĝos ĉe SAT.“

K-do Alzinger (Regensburg) kontraŭparolas, ĉar li trovas malŝparon de loko en “S-ulo” en tio.

K-do Demidjuk klarigas, ke ne ĉiam bezonas esti aperigataj la novaj adresoj, ĉar plej multaj jam estas en la Jarlibro nove preparata; nur la kromaj aperos interspace inter du Jarlibroj de tempo al tempo en “S-ulo”.

K-dino H. Dresen (Tallinn) opinias tiun agon neracia, ĉar ne nur membroj legas la gazeton, sed ankaŭ aliaj elementoj.

K-do Muth prop. suplementajn paĝojn al la Jarlibro.

K-do Schweinfurter (Holleischen) aliĝas al la prop. de Demidjuk.

K-do v. d. Heid voĉdonigas, opiniante, ke ni ne bezonos timi la policon, aperigante en “S-ulo” niajn membroadresojn. — La prop. estas akceptita kontraŭ 4 voĉoj.

Prop. 2 pri fondo de jurnal-lernejo, malaprobita de la Prop. Kom., estas unuanime malakceptita.

Prop. 3 pri orient-aziaj jaraj SAT-konferencoj estas unuanime aprobita de Prop. Kom. k Kongreso k transdonota al la koncernaj SAT-sektoroj. La samspecan prop. 13 (pri ekstereŭropa SAT-Kongreso) oni decidas unuanime transdoni al la Estraro.

Al prop. 4 (reorganizo de esp. servo de SAT depost 1-a de okt. per presigo ĉiusemajna de raportoj en “S-ulo”) estas en la Prop. Kom. akceptita per 7 voĉoj por, 1 kontraŭ, 1 sindeteno, kun jena aldono: “La raportoj ne transiru la limojn de la laŭstatuta neŭtraleco de SAT. — Pri la E. S. respondecas la servanto.

K-do Bässler: Tiu propono likvidiĝas per tio, ke K-do Lanti akuzis la gvidanton de Esp. Servo, ke li volus enŝovi sin en la gvidadon de SAT. Li ne volas influi la SAT-organojn. Li retiriĝas k ne volas fari la laboron, ne volas enŝteliĝi en la aferon.

K-do Deubler: Mi treege bedaŭras, ke K-do Bässler trovis tiujn vortojn. Kvankam mi povas kompreni, ke li ekscitiĝis. Ni aldonis la klarigojn tiel, por ke oni sciu, ke pri la gazetservo ne la redaktoro, sed la koncerna gazetservanto respondecas. La frazo pri neŭtraleco ne signifas, ke la ĝisnuna materialo de l’ Servo ne estis bona, ĉar ĝi enhavis materialon parte utiligeblan de socialistaj, parte de komunistaj gazetoj. En “S-ulo” kompreneble li ne ĉiam povus agi tiel. Ĉar tiel li transpaŝus la limojn de l’ neŭtraleco. La fakoj mem povus fari la gazetservon.

K-do Lanti: Neniu pli ol mi scias, kiom K-do Bässler faras, faris k faros por SAT. Kaj mi volas deklari antaŭe: Mi komprenas, ke matene li havis kaŭzon por esti ĉagrenata. Estas miskomprenoj, pri kiuj ni ne okupiĝu. Eble la neĝentilaj vortoj al li nun ne plu havas ian signifon. K-do Bässler diris, ke li ne volas ŝovi sian nazon en la Direkcion de SAT. Li estos Plenum-Komitatano. Do li espereble tion faros des pli multe. — Pri la propono mem: tio estas alia afero. La eldono de speciala paĝo por la Servo unuavide ŝajnas al mi doni iom strangan aspekton al la gazeto. Ĉefe pro tiu motivo ni malsimpatiis al la propono mem. Sed se la plimulto opinias, ke nenio malbona estas en la aranĝo, mi ne kontraŭstaros. Sed estas unu malfacilo en la afero. Oni parolas pri 1 aŭ 2 paĝoj de “S-ulo”. Se estas nesufiĉe da loko, kiu decidos: Ĉu la materialo de la Informservo estas enmetata aŭ tiu el Paris? Kion forlasi, ĉu nian materialon aŭ la alian?

K-do Demidjuk: Mi plene subtenas Lanti-n. Oni aliigu la tekston: “En ĉiu n-o estu maksimume unu paĝo”.

K-do v. d. Heid: Jes, kiu havos la fin-juĝ-rajton pri la materialo? Se tiu div. materialo aperos en “S-ulo”, eble ĉiu flanko estos ege ofendata. Ekz. en la lasta 1. aŭgusto en tutmondo okazis manifestacioj kontraŭ la milito. Kvar div.-tendencaj gazetoj en Berlin raportis tute diversmaniere (Li citas la div. nombrojn tre diferencajn unu de la alia). Se tiu materialo aperus en sama n-o, kiu poste estus respondeca? (Ridoj.) La respondecon havas la gazetservanto k ne la redaktoro.

K-do Drezen: Tiu punkto ne estas tiel grava. Por la tuta gazeto respondecas la gvidanto de “S-ulo”, sed por tiu speciala paĝo respondecas la gazetservo. Kaj la Kontr. Kom. povos same juĝi pri la gvidanto kiel pri la gazetservo.

K-do Demidjuk: Ŝajne estiĝas konfuzo. Laŭ la prop. kom. respondecas pri tio la gazetservanto.

K-do Lanti: Ni staras antaŭ nova problemo, nova eksperimento. Ni faru la eksperimenton, mi ne kontraŭdiros. Bässler estos mem respondeca, li havos parton da respondeco en SAT. Se en la funkciigo de tiu nova Servo okazos konfliktoj, estu bone komprenate, ke la Pl. Kom. mem rajtos ĉesigi tiun eksperimenton. Kun tiu kondiĉo mi ne kontraŭstaros la proponon.

K-do Muravkin: La Kontr.Kom. de SAT rajtas kontroli tiujn organojn. Do, se estas konflikto estos tasko de la plivastigata Kontr. Kom. kontroli la aferon. Ni ne nun decidu pri la kondiĉo.

K-do Demidjuk proponas baloti 1. principe pri la propono, 2. pri lia prop., ke la materialo ampleksu maksimume 1 paĝon, 3. pri la enmiksiĝo de l’ Pl. Kom. Pri la 3-a punkto oni ne bezonas baloti, ĉar la rajtoj de l’ Pl. Kom. ekzistas laŭstatute.

¹ Laŭ K-do W. V. devus esti ĉi tie la vorto “favoran” anstataŭ “social-demokraton”, kun aldono de la nomo de K-do Wendt. — E. L.

— paĝo 16 —

496 SENNACIULO

K-do Lanti ne plu persistas je sia kondiĉo.

Ambaŭ partoj de la prop. 1. la principa, 2. la limigo de l’ materialo je unu paĝo maksimume estas aparte voĉdonigataj k akceptataj unuanime.

Prop. 5 (pri filatelista paĝo): La Pr. Kom. opinias tiun prop. tre infana k ne taŭga por nia Asocio k organo. Unuanime malakceptita de Prop. Kom. k Kongreso.

Prop. 7 (pri elekto de stenografa sistemo): La Prop. Kom. malaprobis per 3 voĉoj kontraŭ 3 k 2 sindetenoj. La Kongreso malakceptas la prop.

Prop. 8 (pri fondo de infansekcio) estas aprobita unuanime de la Prop. Kom. kun la kondiĉo transdoni ĝin al la Direkcio por efektivigo. La Kongreso aliĝas al la decido de l’ Prop. Kom.

Prop. 11 (pri komisiono el kontoristoj por kontroli la kontojn de l’ Administracio): La Prop. Kom. malaprobis unuanime, ĉar en SAT jam ekzistas Kontr. Kom. La Kongreso malakceptas unuanime.

Prop. 12 (pri enstatutigo pri salajroj de dungitoj ĉe SAT): Malakceptita unuanime de Prop. Kom. k Kongreso.

Prop. 14 (pri libroservo kun filioj k plena katalogo de tuta esp. literaturo): Malakceptita de Prop. Kom. k Kongreso, ĉar finance ne efektivigebla.

Prop. 33 (kiu rilatas la saman temon, eldonon de katalogo) same malakceptita de la Kongr. kontraŭ unu voĉo.

Prop. 15 (starigo de “Kino-teatra paĝo” ĉe “S-ulo”) estis malakceptita de la Prop. Kom. per 5:5 voĉoj. Se ni farus tiom da paĝoj, tiam en “S-ulo” restus fine nenio alia ol nur la “paĝoj”.

K-do Muravkin proponas akcepti kiel deziresprimon.

K-do Nonnenmann (Stuttg.) deziras, ke foto-fakesprimoj aperu en tiu “paĝo”.

K-do Demidjuk: Se estas valora materialo, neniam la redakcio rifuzos enpresi. Kiam mi sendis noton pri filmo, la redakcio enpresis ĝin. Same povus esti pri foto-terminoj k klarigoj pri ili. Mi proponas, ke la Kongreso akceptu la ĝeneralan decidon pri “Paĝoj”, kiu forprenas la pluan diskuton pri ili: “La novaj specialaj ‘Paĝoj’ aperu laŭ la decido de la redakcio nur tiam, se dum 1 jaro montriĝos, ke al ‘S-ulo’ venas sufiĉe da materialo por 1 paĝo.” Oni ofte plenigas tiajn “Paĝojn” per senvalora materialo. Oni aperigu ilin nur en okazo, se dum 1 jaro almenaŭ alfluos sufiĉe da materialo. La Kongreso konsentas kun la diroj de Demidjuk, malakceptante la prop. 15.

Prop. 16 (pri materialo pri seksa demando en niaj organoj): La Prop. Kom. malaprobis k decidis transdoni la aferon al la Direkcio; notas, ke en la manoj de la Literat. Komisiono jam troviĝas manuskripto por libro, kiu temas pri la demando k estu baldaŭ aperigota. — La Kongr. malakceptas la prop. kontraŭ 4 voĉoj.

Prop. 17 estas laŭ konsilo de la Prop. Kom. unuanime malakceptata de la Kongr. Anstataŭe la Prop. Kom. rekomendas akcepton de la Prop. 27 (deviga abono al “S-ulo” de aktivaj membroj), kiun la Kom. unuanime aprobis, kun jena aldono: “K-doj, kiuj estas en mizera stato, laŭ la propono de Perantoj aŭ grupoj estas esceptataj.” — La Kongreso akceptas tiun prop. kun la aldono unuanime.

Prop. 18 (pri kreo de Unuigita Esp. Eldonejo por scienc-teknikaj libroj): La Prop. Kom. k Kongreso unuanime malakceptas la prop., dirante, ke ni jam havas Eld. Kooperativon.

Prop. 19 (pri gastigado de mondvojaĝantoj ktp.): La Prop. Kom. kun 5 por, 1 kontraŭ, 2 por ŝanĝo, 2 sindetenoj malaprobas ĝin, rimarkigante, ke en Statuto jam estas simila paragrafo.

K-do Maller (Vieno): En la Statuto ne estas same traktita la afero. Mi ne komprenas la malakcepton.

K-do Vildebrand (Berlin): Ankaŭ la Kontrol-Komitato jam traktis pri tiu afero k rekomendas akcepti proponon tiurilatan. Ĝi estu almenaŭ deziresprimo.

K-do Schweinfurter (Holleischen): La prop. de K-do Städler rilatas al certa okazintaĵo. (Li citas la fakton.)

K-do Köckeritz (Dresden) kontraŭas enstatutigon. Tio povus endanĝerigi K-dojn, kiuj estas politikaj rifuĝintoj, ĉar ankaŭ aliaj homoj legas nian gazeton. Por mi estas memkomprenebleco, gastigi tiajn rifuĝantajn K-dojn. Tio estas demando de sento k koro. Li subtenas la komisionon.

La propono estas malakceptata de la Kongr. kontraŭ 4 voĉoj.

Prop. 20 (pri normformatoj): Prop. Kom. k Kongreso akceptis ĝin kiel dezir-esprimon.

Prop. 21 (ke memproponoj al la Ĝen. Konsilantaro estu malpermesataj) estas aprobita de la Prop. Kom. per 8 kontraŭ 2 voĉoj. La Kongr. akceptas la prop. kontraŭ 1 voĉo.

Prop. 22 (ke pagataj oficistoj en SAT-instancoj havu konsilan voĉon) estis de la Prop. Kom. aprobita per 7 kontraŭ 3 voĉoj. La kongr. akceptas la prop. kontraŭ 3 voĉoj.

Prop. 23 estis malaprobata en la Prop. Kom. per 4 kontraŭ 2 voĉoj. La Kongreso malakceptis la prop., subtenante la decidon de la Prop. Kom.

K-do Schweinfurter atentigas la prezidantaron, ke en tiu momento estas disdonata en la salono pamfleto kontraŭ K-do Lanti.

K-do Deubler diras, ke en Kassel ni akceptis, ke oni nenion rajtas disdoni en la kongresejo, kio ne estas trarigardita k allasita de la kongresestraro. (Oni transdonas ekzempleron al la prezid.)

Prop. 24 (pri aldono al statuto): La Prop. Kom. malaprobis ĝin per 3 : 3 voĉoj. La Kongreso malakceptis ĝin kontraŭ 1 voĉo.

Prop. 25 estas akceptita kiel deziresprimo, transdonota al la Dir. de SAT, unuanime de Prop. Kom. k Kongreso en jena formo: “Dum ĉiu kongreso okazas speciala kunsido de la ĉeestantaj PK-anoj, ĈK-anoj, perantoj k vicperantoj, kie oni interŝanĝas spertojn k raportas pri la loka laboro.”

K-do Wachsmuth plendas, ke oni ne povas kompreni la prop. en la salono. Oni ne povas fari al si bildon.

K-do Lanti rimarkigas, ke oni ne diskutas laŭorde la prop., kiel ili estis presitaj k numeritaj en “S-ulo”.

K-do Kaulich resp., ke div. prop. estas interligitaj k tial kune traktitaj.

K-do Lanti konsentas.

Prop. 26 (ke anoj de sciencaj aŭ prof. fakaj esp. organizoj rajtas okupi respondecajn postenojn en SAT ktp.) estas unuanime malakceptita de la Kom. k de la Kongreso.

Prop. 28 (pri samtempa k samurba okazo de SAT-Kongreso kun alia intern. prol. kongreso) estas transdonita al la Direkcio kiel materialo. Unuanime.

Prop. 29 (pri aliĝmarkoj por novaliĝantoj) estas transdonita al la Administracio. Kontraŭ 1 voĉo.

Prop. 31 (pri komisionoj, kiuj zorgu por malliberigitaj Gek-doj): La Prop. Kom. esprimas, ke tio estas taskoj de la koncernaj politikaj partioj. Ĉiu rajtas helpi, se estas lingvaj diferencoj ktp. Unuanime malaprobita de la Kom. konsiderante, ke ni ne povas plenumi taskojn de prol. pol. organizoj. La Kongreso malaprobas unuanime.

Prop. 32 (pri rapida aperigo de l’ Kongresprotokolo): La Prop. Kom. k Kongr. decidas unuanime, ke oni presigu la protokolaron en unu n-o de “S-ulo” k zorgu, ke ĝi aperu kiel eble plej rapide.

Prop. 34 (pri starigo de esp. konsultejo): laŭ decido de Prop. Kom. k Kongreso (unuanima) estas transdonota al la Direkcio kiel materialo.

Prop. 35 (pri diskuto pri artikolo “Ĉu revolucio en la esp. movado?” — n-o 248) estas unuanime malakceptita de Prop. Kom. k Kongr.

Prop. 36 (pri aperigo de jara enhav-tablo de “S-ulo”) estas akceptita de Prop. Kom. k Kongreso (unuanime).

Prop. 37 (pri SAT-laborinsigno) estas malakceptita unuanime de Prop. Kom. k Kongreso. Same Prop. 38 (pri specialinsigno por blanklandaj SAT-anoj).

Prop. 39 (pri deviga portado de insigno) estas malakceptita unuanime de Prop. Kom. k Kongreso.

Prop. 40 (pri SAT-standardo) estas malakceptita unuanime de Prop. Kom. k Kongr.

Prop. 41 (pri adresoj de ĉiuj lab. esp. grupoj ktp. en la Jarlibro) estas malakceptita de la Prop. Kom. unuanime, ĉar en la pasinta kongreso estis akceptita simila propono k bedaŭrinde nun ne efektivigebla, ĉar la Perantoj ne ĉiam respondas. La Kongreso malakceptas same unuanime tiun prop.

Prop. 41-A (aperis en n-o 249, en la rap. de la Literat. Komisiono, pri la samurbeco de la membroj de Lit. Kom.) estas unuanime akceptita de Prop. Kom. k Kongreso.

Prop. 48 (pri organizado de delegitaroj al Sovetio k ke en ĉiu delegitaro estu almenaŭ unu delegito esp-ista; prop. de Krivoj-Rogaj SAT-anoj) estas unuanime akceptita kiel deziresprimo de Prop. Kom. k Kongr. k transdonota al koncernaj organizoj.

Prop. 56¹ (de Tallinnaj SAT-anoj: “Konsiderante, ke en la t. n. blankaj landoj la SAT-anoj ofte estas endanĝerigataj dank’ al la nuna senkontrola sistemo de la akcepto de anoj al SAT, la SAT-rondo en Tallinn proponas ŝanĝi la finon de par. 7 de Statuto jene: Malnova teksto: ‘… povas aniĝi al SAT pere de la loka peranto.’ Nova teksto: ‘…povas aniĝi al SAT nur pere de la loka SAT-rondo.’)”. Prop. Kom. k Kongreso decidas transdoni ĝin kiel deziresprimon al la Direkcio.

¹ Rimarko: tiu propono ne estis publikigita en “S-ulo”, kvankam la teksto estis sendita sufiĉe frue antaŭe, sed ĝi neniam atingis la redaktejon. Kopio de la propono estis transdonita de K-ino H. Dresen al la Propon-Komisiono k pro tio povis tamen esti konsiderata.

— paĝo 17 —

SENNACIULO 497

K-do M u r a v k i n : La Prop. Kom. unuanime akceptis, ke ĝi ne estas kompetenta por pridiskuti la program-demandon. La 23 tiurilataj proponoj al la Kongr. k 4—5 rezolucioj tial ne estis traktitaj.

K-do D e u b l e r klarigas, ke temas pri tri specoj de proponoj: 1. Ĉesigi k malakcepti la programon. 2. Elekti novan komisionon por plia studo. 3. Prokrasti la programdemandon. La voĉdonado rezultigas u n u a n i m a n akcepton de la unua propono, per kiu la du aliaj nuliĝas.

K-do D e u b l e r : Mi esprimas mian ĝojon pri la likvidiĝo de tiu afero. (Aplaŭdo.)

K-do M u r a v k i n : Al la proponkomisiono, kiu kuniĝos por likvidi la konflikton ekestintan, ĉeestu ankaŭ K-doj Lanti k Drezen k K-do el la Kontr. Kom. La Kongreso konsentas al tiu prop. (kontraŭ 2 voĉoj).

Post malgrandaj komunikoj de K-do B ä s s l e r la kunsido estas fermata ĉ. la 17-a. Tuj poste parolas K-do K o p p i s c h (Kopiŝ), estrarano de Lab. Gimnast- k Sport-Asocio, Leipzig, pri “Sporto en la servo de l’ Proletaro” (Lia parolado aperos presite en la “Sporta Paĝo” de “S-ulo”). Vespere okazis multnombraj fakkunsidoj.

REZOLUCIO

La Kongreso

  1. konstatinte unu flanke, ke la eldono de “La Laborista Esperantismo” estis farita laŭ maniero, kiu povis kredigi, ke tiu verketo celis fariĝi la oficiala programo de nia Asocio; aŭdinte la konfeson de la Direkcio, ke tio estis “mispaŝo”;

konstatinte duaflanke, ke

a) la paragrafo unua de la statuto plene difinas la celojn kaj taskojn de SAT;

b) ke la 8. SAT-Kongreso bone difinis la rolon de SAT, dirinte ke ĝi ne estas politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo precipe okupata per la praktika utiligado de esperanto;

c) la programkomisiono senlace laborinte por plenumo de sia tasko ne sukcesis dum 3 jaroj prezenti tekston, kiu povus esti akceptata de ĉiuj tendencoj ekzistantaj en la laborista movado klasbatala, konsentas al la diversaj proponoj delonge faritaj kaj publikigitaj en “S-ulo” pri likvido de tiu komisiono; notinte la fakton, ke en Sovetio nia SAT-movado stagnis ĝenerale kaj eĉ malkreskis en kelkaj lokoj, la Kongreso konsideras, ke tia stato sendube rezultas de miskomprenoj okazigitaj de artikoloj aŭ “rimarkoj” pri la programafero. Ĉe tia konstato la Kongreso opinias, ke la ĉefa kulpulo en tiu afero estas la fordetruenda kapitalisma sistemo, kiu nuntempe malebligas normalajn kaj liberajn kontaktojn de la larĝaj amasoj el Sovetio kun la proletaro de la kapitalismaj landoj; tiaj miskomprenoj ankaŭ sendube rezultis el tio, ke ne ĉiam la diskutintoj uzis vortojn laŭ sama aŭ sufiĉe preciza senco. Estonte tia kaŭzo de miskomprenoj estos grandparte forigata de la nun verkata “P l e n a V o r t a r o d e E s p e r a n t o”.

  1. Konsiderante, ke la Direkcio kaj la aliaj gvidantaj organoj senlace kaj sindoneme laboradis ĉiam por la bono de nia Asocio kaj ke la eblaj iliaj eraroj povis okazi ne pro la malbona-intenco de la Direkcio, la Kongreso esprimas sian fidon al ĉiuj gvidantaj organoj kaj remandatigas ilin daŭrigi la laboron kun speciala atento pri neceso konservi senpartiecon kaj unuecon de SAT.

  2. La kongreso trovas konvena la momenton por ree deklari, ke SAT ne toleras la enkondukon de disputpunktoj, kiuj okazas inter la anoj de diversaj organizoj laboristaj. La tasko de SAT estas servadi al ĉiuj el ili kaj ĝuste pro tio ĉiu el ili ne nur povas, sed eĉ devas aliĝi al SAT. Ne mallarĝigante la kadron de nia Asocio, ankoraŭ restante sur la bazo, de sur kiu SAT ekiris depost fondiĝo, la Kongreso vokas al la racio de ĉiuj SAT-anoj, ke ili ekvidu la evidentajn avantaĝojn de nia organizo, kiu estas eksterpartia unuiĝo, kies ĉefa funkcio estas ebligi al komunisto, al socialisto, al sindikatisto kaj al anarkisto interrilatiĝi mondskale kun samtendencanoj kaj tiel utili al siaj respektivaj organizoj. Tial ĉiu SAT-ano gardu la unuecan karakteron de SAT, estime rilatu al alitendencano, por ke la jam elirintoj kaj novalirontoj ne povu restadi for el SAT. Zorgante tiel por justa ekvilibro inter la SAT-anoj, la Kongreso alvokas la laboristajn esperantistojn, kiuj pro iu kaŭzo ankoraŭ restas ekster SAT fariĝi senhezite SAT-anoj.

La Kongreso komisias al la gvidorganoj de SAT kaj al la Kontrolkomitato rigore zorgi la obeon al la statuto kaj al la kongresaj decidoj pri la senpartieco de SAT kaj kontraŭstari ĉiun emon fari SAT unutendenca, sendepende de kiu flanko venos tiu emo. Tiusence la Kongreso komisias al la Plenuma Komitato kaj al la Ĝenerala Konsilantaro de SAT, dum la plej proksima tempo ellabori kaj validigi la regularon pri funkciado de Kontrolkomitato, difinante precize ĝian rajton proponi transporti la reesploron de decido de iu gvidorgano al la pli alta instanco de SAT.

La Kongreso alvokas ĉiujn membrojn de SAT al plua laboro por plifortigo kaj prosperigo de SAT. “For la landlimojn! For la kapitalismon! Vivu la klasbatalo!”

V I V U S A T !

L e i p z i g , 8. 8. 29.

L a P r o p o n k o m i s i o n o :

H. MURAVKIN (prezid.) (2921) V. KAULICH (sekret.) (8464) W. STERTZENBACH (4567) A. GUHR (4227) J. BURGER (601) P. KÖCKERITZ (77) K. DEUBLER (30) E. REK (10 027)

E. LANTI (1) W. VILDEBRAND (483), sekret. de Kontrolkomitato

La voĉdonado rezultigas unuaniman akcepton. (Aplaŭdo.)


K-do B ä s s l e r donas la statistikajn informojn (presitajn komence de l’ Protokolaro).

K-do C a p o u l a d e petas, ke la Kongreso priparolu la demandon, kie okazigi la venontan SAT-Kongreson.

K-do K a u l i c h invitas la Kongreson al Bruselo nome de la tieaj SAT-anoj.

K-do M a l l e r (Vieno) parolas por Moskvo.

K-do B ä s s l e r : La findecido restas al la Direkcio. Mi mem estas por Moskvo.

Same K-do K a m p f r a d (Leipzig). K-do D e u b l e r : Ni ne havas konkretan proponon por Moskvo.

K-do v. d. H e i d : Ni ne povas findecidi; ni ne faru du partiojn pro tiu afero.

K-do U r l i c h (Bruselo) parolas por Bruselo.

K-do D r e z e n : Ni bedaŭrinde ne povas inviti la Kongr. al Moskvo. Ne estas la kaŭzo de la sovetaj esp-istoj; estas multaj malhelpoj k ĝenoj en niaj vicoj, ekzemple niaj social-dem. K-doj eble ne ricevus permeson de siaj partiaj instancoj por ĉeesti kongreson en Moskvo. Al mi ŝajnas bone, ke la Kongr. de SAT okazu en sama lando kiel la universala. Pro la elekto de la urbo oni lasu la decidon al la Pl. Kom.

K-do D e u b l e r rimarkigas, ke li jam antaŭ jaroj faris saman proponon kiel nun Drezen. Sed tiutempe oni ne aŭskultis lin.

K-do B a t t a deziras, ke oni trovu alian urbon k landon; li estas kontraŭ Bruselo.

K-do D e m i d j u k : Oni ne voĉdonu speciale pri urbo; oni ebligu almenaŭ ke sovetianoj povu partopreni. Oni povus diri, ke la Kongr. okazu principe en Nordokcidenta Eŭropo.

K-do S u l s k y (Londono): Mi ne havas specialan komision de Brita Lab. Esp. Asocio. Sed mi esperas povi atingi, ke la Kongreso estu okazigota en Londono. Post unu monato mi povos informi la Pl. Kom. (La Kongr. forlasas tiun punkton).

K-do J o n a s (Vieno) klarigas pri nia sinteno al la Intern. Esp. Muzeo en Vieno k avertas la K-dojn, ne subteni tiun institucion. Same kiel la aŭstriaj K-doj ni ĉiuj bojkotu tiun entreprenon, kiun protektas personoj kiel Sejpel k Ŝober.

K-do D e i t e r s (Kassel) proponas sendi al Sporta Lab. Unuiĝo ekzempleron de ĉiuj niaj eldonaĵoj propagandcele.

K-do S i e d e n t o p f (Leipzig) plendas pri la eldonaĵoj de SAT presitaj en Parizo, rilate al la teknika flanko. Li deziresprimas, ke niaj eldonaĵoj ne estu presataj en Francio. Li laŭdas la “Peuvag”-presejon en Leipzig.

K-do W e n d t (Leipzig) subtenas la prop. de K-do Deiters pri livero de eld. al la Sportlernejo, ankaŭ la vidpunkton de Siedentopf, ke la eldonaĵoj en Francio estas malbonaspekte faritaj. La prez-diferenco de 10—20 fenigoj po ekzemplero ne devas esti la kaŭzo, por tial iri al malpli moderna presejo.

K-do L e r c h n e r proponas lasi ambaŭ aferojn al la Direkcio. (Akceptita per voĉdono.)

K-do v. d. H e i d : Mi sentas la devon ion diri: Oni ofte moke parolis ĉe ni pri la Zamenhofa “Interna Ideo”, kiu ludis ĉe la komenco atentindan rolon en la neŭtrala movado. Iel prave oni mokis. Tamen ĝi forte unuigis la unuajn pionirojn de la esp. movado. Tial mi opinias, ke estas bone, se ni, lab. esp-istoj, kunligas kun nia L a b o r i s t a E s p e r a n t i s m o ian “internan

— paĝo 18 —

498 SENNACIULO

ideon”. Same kiel la Zamenhofa ĝi estas nedifinebla krom en tiu senco, ke ĝi konsistas el sindono al la afero, el honesteco k lojaleco, el vera internacia solidareco, el la firma konvinko, ke ni kunlaboras al granda verko, nepre necesa por la emancipo de l’ tutmonda Proletaro. Tia interna ideo ja devas kunligi nin k helpi forŝovi flanken la partiajn diferencojn k malpacojn. Regu en SAT moralaj principoj, regu vera solidareco inter la SAT-anoj, tiel ni evitos konfliktojn k triumfigos nian Aferon (Aplaŭdado.)

K-do D e u b l e r : Kiam okazis la Kongreso en Göteborg lastjare, ni ĉiuj akceptis kun ĝojo “Leipzig” kiel venontan kongresurbon. “Ni venos grandare al Leipzig”, ni diris tiam. Kaj kiam mi aŭdis pri iliaj preparaj laboroj, mi ankaŭ ricevis la konvinkon, ke nia restado en Leipzig ne nur estos en la intereso de la movado mem, sed ke oni tie antaŭzorgos, por ke ĉiu unuopa SAT-ano sentu sin hejme. Dankon al la Kongr. Komitato! dankon ankaŭ al la kongresanoj, kiuj venis por la sukceso de la entrepreno el malproksimaj landoj! Kaj precipe estu bone akceptataj en nia rondo la du sovetlandaj K-doj, kiuj sukcesis ĉeesti nian Kongreson! Tial mi transdonas la lastan parolon al nia K-do D e m i d j u k. (Apl.)

K-do D e m i d j u k : Pasis tiuj varmaj tagoj ekstere, k ankaŭ en la kongresejo estis sufiĉe sufoka la aero. Akre bolis la pasioj. Estis atakoj de unuj kontraŭ la aliaj. Kiom akuta k serioza estis la malsano en nia organizo, fariĝis subite klare videbla. Ŝajnis eksplodi la afero, ŝajnis fariĝi fendo, kiun oni ne sukcesos ripari. Sed necesas konstati, ke inter la kongresanoj regis la humoro, kiu venigis al aliaj rezultoj. Ĉu ni jam sufiĉe kreskigis la senton de proleta solidareco? Kaj ĝuste tiu sento ja gvidis nin evidente al la atingitaj solvoj kontentigaj. Tiel ni povos konservi nian organizon kiel kernon de la tutmonda lab. esp. movado, k el tiu mem ricevi la sukojn, por kreskigi la movadon k suprenkonduki al definitiva venko de la ideo. Sur nia komuna batalkampo ni restu kune, frato kun frato, alilandano kun alilandano, ŝultro ĉe ŝultro, unuigite batalakirante la finvenkon! Kaj tiel la kongreso per sia tuta laboro k humoro metis antaŭ ni la taskon: Konservi la Unuecon. Promeson, kiun ni portas en niaj koroj. Ni ĝisfine gardu nian unuecon! La lasta esprimo por ĝi estu la kanto, kiu signifas la Solidarecon! (Ĉiuj kantas kune L a I n t e r n a c i o n.)

D e m i d j u k : Vivu SAT! Vivu la 10-jara ekzistado k laboro de SAT! (Apl.)

(Fino de la Kongreso je 11.30 horo.)

Posttagmeze okazas kunsidoj de partianoj aparte laŭ partioj, aŭtoveturoj, div. vizitoj al zoologia ĝardeno, banejo ktp.


Vespere okazas je la 19.30 horo la I n t e r a m i k a V e s p e r o aranĝita de la Leipziga LEA-grupo en la granda salonego de la Popoldomo, kiu estas plenplena de SAT-anoj k Leipzig-anoj-ne-esp-istoj, kiuj deziras adiaŭi la kongresanojn. Plena sukceso! Lab. sportulinoj prezentas siajn lertajn ekzercojn, la “ĝiu-ĝitsu”-uloj (jap. sindefendarto) elvokas la admiron de l’ rigardantoj; kun granda intereso oni sekvas la filmon pri la Sportfesto laborista en Nürnberg k aplaŭdas la f i l m o n p r i l a S A T – K o n g r e s o, tre lerte aranĝitan de la unuiĝo de Laboristaj fotoamatoroj k de nesubtaksebla varbforto por nia afero. La vespero finiĝas per ritma dankscenaro laŭ fabelo de Andersen “La koloraj ŝuoj”, kiuj rikoltas unuaniman aplaŭdon.

Multaj kongresanoj ĵaŭdon posttagmeze aŭ vendredon matene jam forlasas la Kongresurbon. Vendrede ankaŭ kolektiĝas ĉe la stacidomo la grupoj, kiuj partoprenas la postkongresajn ekskursojn… Ne plu vidiĝas la kolora, bone distingebla kongresinsigno en la stratoj de Leipzig… Disiĝis la multcentoj da SAT-kongresanoj… Pasis la 9-a… Vivu la 10-a, la jubilea Kongreso de SAT!

La Laborista Problemo en Usono

(5-a daŭrigo. Vidu n-ojn 250—255)

Ni povus citi ankoraŭ multajn aliajn aranĝojn da pensioj, sed ili estas ĉiuj similaj al tiuj, kiujn mi prezentis en la antaŭa n-o, kaj mi preferos raporti nur pri la fabrikoj, kiujn mi povis mem viziti kaj pri kies aranĝoj mi observis la funkciadon. El mia ekzameno mi povas konkludi la jenon:

  1. La financa ŝarĝo de la pensioj estas preskaŭ ĉiam portata de la kompanioj. 2. La komitato, kiu administras la monrezervon, estas ĉiam elektata de la kompanioj. 3. La pensio estas ĝenerale konsentata je la 65-a jaro por la viroj kaj 60-a jaro por la virinoj. 4. La jara sumo varias laŭ la daŭro de servado kun meza proporcio de 25 aŭ 30% de la salajro. 5. La ĉefa punkto: ĉio tio estas tute bonvola kaj la entreprenoj ĉiam rezervas al si la rajton repreni la pension de ĉiu homo, kies ideoj aŭ konduto, pro ia motivo, ne plaĉas al ili; la pensio estas nur donaco, celanta rekompenci la obeemon kaj fidelecon de la bonopinianta laboristo!

6. Mastra entrudiĝo en la hejma vivo de la laboristoj

La firmo “Joseph kaj Teiss” (Jozef k Tajs), kiu ĝis lastaj tempoj famiĝis en tuta Usono, kiel la plej perfekta efektivigo de la scienca labororganizo kaj de la direktado super la dungitaro, zorgas pri la tuta vivo de siaj laboristoj. Ĝi provas unue trudi al ili bonan higienon. Du fraŭlinoj estis tre malbonaj laboristinoj kaj plendis pri oftaj kapdoloroj. Hejma enketo permesis malkovri, ke la tuta familio, konsistanta el la patro, la patrino, tri knaboj kaj tiuj ĉi du fraŭlinoj, vivis en sola ĉambro kaj luigis la ceteron de la domo. La gepatroj vivis tiele el la luprezo kaj el la laboro de siaj filinoj. La kompanio minacis maldungi la fraŭlinojn, se la familio ne reprenus la tutan domon kaj ne kutimiĝus dormi kun malfermitaj fenestroj. Ĉi tiu obeis, kaj baldaŭ la du laboristinoj pli bone sanstatis, pligrandigis sian produktokvanton kaj povis ricevi pli altan salajron.

La kompanio nepre postulas same, ke junulino, laboranta en fabriko, konservu por si kelkan parton el la mono, kiun ŝi laborakiras! Se ŝi transdonas ĉion al siaj gepatroj, ŝi ne havas profiton nek emon maksimume produkti. La kompanio petas ankaŭ al parencoj lasi al siaj filinoj kelkan liberon, ĉar la junulino, hejme retenata kontraŭ sia volo, koleriĝas kaj fariĝas malbona laboristino. Male, se ŝi tro promenas, kaj se ŝi tro ofte iras al dancejo, ŝi vante disperdos sian energion kaj ŝia produktkapablo malpligrandiĝos. La kompanio zorgas ankaŭ lernigi al siaj laboristinoj, kiel ili devas elspezi sian monon: Tiuj ĉi fakte inklinas iafoje dediĉi la plej grandan parton el sia salajro al supermezuraj tualetspezoj kaj seniĝi je nutraĵo; ili malfortiĝas [?] tiel kaj ilia produktkapablo malpligrandiĝas… — tiel skribas sinjorino Gilson, kiu estas la “employment menager” (dung-oficistino) de tiu ĉi firmo. “Hejmaj vizitoj estas ofte necesaj por insiste peti al familio kaj nepre postuli al fraŭlino pli grandan simplecon en ŝia vestado!. “Sed la ĉefaj klopodoj konsistas precipe el tio doni al fremdaj virinoj “r e k t a j n u s o n a j n k u t i m o j n”. Oni rimarkis, ekzemple, ke multaj laboristinoj, revenante el la fabriko, elspezis multe da energio por prepari la manĝon, ordigi la hejmon kaj zorgi pri siaj gefiloj. Tial la kompanio provas bone kredigi, ke la gefiloj estus ĝustlokaj en la infanĝardejo. Rilate la manĝojn, la edzino devas ilin prepari trifoje semajne, kaj la edzo dum la tri aliaj tagoj. Dimanĉon oni balaos la loĝejon. La energi-elspezo estas tiel maksimume malpliigata. Aliaj sciindaj ideoj: “Pluraj virinoj, — skribas s-ino Gilson, — volas hejme resti, kiam iu inter la familio estas malsana. La koncepto, por pago dungi kompetentan najbaron aŭ alvoki flegiston, anstataŭ foresti la fabrikon por flegi malsanulon, estas malfacile komprenata de tiuj malkleraj fremdulinoj; necesas por tio tre longa edukado.”

La premia salajro ĉe Ford

Tajs eniĝas la vivon de l’ laborista familio, kiam ĝuste necesiĝas; ĉe Ford tio estas la rezulto de l’ tuta decida regmaniero kaj koncernas sendiference ĉiujn laboristojn. En 1912, efektive, per diktatoraĵo, kiu estigis indignon ĉe liaj konkurantoj, Ford starigis en sia fabriko la okhoran labortempon kaj reorganizis siajn metodojn de salajrpago. La laboristoj estis, laŭ la malfacilo de sia laboro, kunigataj en kvin klasoj. Ĉiu klaso estis siavice subdividata en tri grupojn, laŭ tio, ĉu la viroj estis spertaj, mezbonaj aŭ komencantaj laboristoj. Kaj ĉiu grupo el ĉiu klaso ricevis iun precize fiksitan horsalajron.

Al tiu ĉi fundamenta salajro aldoniĝas laŭdira partopreno en profitoj, kio ne estas vera, ĉar la koncerna sumo havas nenian rilaton kun la profitoj de la entrepreno kaj estis fiksata por ĉiu klaso en 1912; estas, vere, dua salajrelemento, destinita por la diversajn laborpagojn egaligi, ĉar ĝi varias proporcie al la normala salajro.

Tiu ĉi partopreno konsistas je 40% el la laborpago de la nekvalifikitaj laboristoj. Tio faras sumon da kvin dolaroj tage, — minimumo, kiun Ford certigas al ĉiu viro, laboranta ĉe li. Ĉar tiu ĉi sumo estas tre alta, Ford opiniis,

— paĝo 19 —

SENNACIULO 499

ke povus esti danĝere, tro rapide riĉigi la laboristojn, se oni ne instruus samtempe al ili saĝe elspezi sian monon. Pro tio, li decidis, ke nur ricevos la duan salajron la viroj, kapablaj “utiligi ĝin saĝe kaj en konservativa spirito”.

(Daŭrigota.)

PROBLEMO DE L’ ELMIGRADO

Mondvojaĝo hodiaŭ tute ne plu havas en si ion romantikan. Gigantaj ŝipegoj veturas je plejebla sendanĝereco laŭ antaŭe starigita plano de haveno al haveno, traveturante oceanojn. Ĉiuj modernaj eltrovoj estas je la dispono de la moderna vojaĝanto.

Por la pasaĝeroj de I-a kaj II-a klasoj ekzistas ĉia elpensebla komforto kaj lukso. Varmaj kaj malvarmaj trogo- kaj naĝbanoj, gimnastikejoj, ludoj ĉiuspecaj, muziko kaj baloj, kostumpruntado, frizistoj kaj dentistoj, lavado kaj gladado, freŝaj floroj, ĉio estas havebla sur la ŝipo. La riĉaj mondvagantoj tute ne bezonas enui.

Iom alia la afero ja estas por la vojaĝantoj de III-a klaso aŭ de la loĝferdeko. Multo ankaŭ jam pliboniĝis, sed la klasdiferencoj ĝuste ĉi tie, kie riĉuloj kaj malriĉuloj estas devigataj vivi tiel proksime unu apud la alia, aperas eksterordinare grandaj.

La kompatindaj elmigrantoj plej ofte vendis sian lastan havaĵon por povi pagi la transveturadon. Sur la ŝipo ili havas paŭzon por ripozi. Tie ili ekspiras. Plej ofte estas la unuaj kaj solaj “bonaj tagoj” tiuj, kiujn la elmigrantoj ĝuas ĉi tie.

Plej malbona estas la situacio de la elmigrantoj el la Balkanaj landoj kaj el orienta Eŭropo. Ili estas elrabataj de la agentoj. Rusaj vilaĝanoj el Blankrusio aŭ slovenoj el Jugoslavio, kiuj ne havas sufiĉe da tero por la vivo, kiuj estas sufokataj de impostoj, estas allogataj de la agentoj. Ili je sia eta posedaĵo ricevas prunton centdolaran, kiun ili devas repagi post kelkaj jaroj. Per tio ili vojaĝas al Argentino aŭ Brazilio, esperante ricevi tie grandan parton da tero aŭ bone pagatan laboron. Plej ofte ili estas devigataj dungiĝi por la plej malgranda salajro, por konservi sian nuran vivon. La kambion ili ne povas pagi, kaj tiel ili perdas ĉion.

Jen la sorto de la orientaj elmigrantoj, kiuj ĉiutage estas centope enŝipigataj en Hamburgo.

Sed ankaŭ la laboristoj lernintaj iun profesion, plej ofte ne sukcesas pli bone. Certe la kapitalistoj en Sudameriko havas intereson, ke alvenu plej eble multaj laborfortoj. Por tio la salajroj malaltiĝas. La eksterlandaj laboristoj ĝenerale estas devigataj akcepti ĉiun laboron, kiu prezentiĝas. Ili devas esti kontentaj, se ili baldaŭ trovas ion, antaŭ ol estas forkonsumitaj iliaj lastaj moneroj kaj antaŭ ol ili glitas en la plej akran mizeron. Ĝenerale neorganizitaj ili ankaŭ ne intencas turni sin al la laboristorganizoj de la lando. Ili timas esti rigardataj kiel bolŝevikoj aŭ socialistoj.

Ofte ili estas homoj sen klaskonscio. Ili esperas fariĝi en la Nova Mondo plej baldaŭ riĉetaj. Ili ne pripensas, ke ilia sorto dependas de tiu de la tuta laborista klaso, kaj ke ĝi nur povas boniĝi,

[BILDO p.19 | 26,23,61,44] Foto: longa kabano kun pajla tegmento kaj lignaj muroj antaŭ arbaraj montoj; antaŭ ĝi staras granda grupo da homoj, plenkreskuloj kaj infanoj.

Akceptejo k unua rifuĝejo por nov-alvenintaj enmigrintoj (Santa Maria, Brazilio)

se la tuta klaso havas pli altan nivelon. Ili kredas, ke ili estas favorotaj de la feliĉo. Neinformitaj pri la stato de salajroj kaj laborcirkonstancoj en la lando, ili laboras je pli malbonaj kondiĉoj ol la tieaj laboristoj. Ĉi tiuj provas instrui ilin; sed se tio ne helpas, ili estas rigardataj kiel neŝatindaj konkurantoj. Ofte ili disvolviĝas je “flavaj elementoj”.

La laboristaj organizoj de Sudameriko ripet-foje alvokis la laborist-organizojn de Eŭropo, ke ili pli zorgu pri la elmigrado.

La demando havas ankaŭ alian flankon. Post malsukcesaj revolucioj la batalintoj elmigris por eviti la venĝon de la reakcio. Granda nombro el la partoprenintoj ĉe la burĝa revolucio en 1848 elmigris al Nordameriko, kie multaj el ili fariĝis bonaj civitanoj. Ankaŭ la germana “kontraŭsocialista leĝo” forpelis multajn socialdemokratojn el la lando kaj devigis ilin elmigri. Ĉi tiuj elmigrintoj estis klaskonsciaj, ili restis fidelaj al siaj ideoj kaj daŭrigis la propagandon por sia idealo ankaŭ en la nova hejmlando. Ili aliĝis al la laboristorganizoj de la lando kaj vigle partoprenis la batalojn por plibonigo de la situacio de l’ proletaro.

La spiritostato de la plej multaj elmigrantoj hodiaŭaj estas alia. Ne la socia reakcio, sed la ekonomia mizero forpelas ilin el ilia hejmlando. Eŭropo estas “troloĝata”. Ŝajnas, ke ĝi ne povas nutri sian loĝantaron. La nombro de la senlaboruloj estas multmiliona. La registaroj ĝojas, malhavi senlaborulojn, kies mizeron ili ne volas mildigi, kaj kies malkontenteco povus iĝi danĝera por ili. Tiel la elmigrado estas favorata de la burĝoj en Eŭropo, same kiel la enmigrado estas favorata de la burĝaro en Ameriko, domaĝe al la laboristoj.

La demando de la laborista elmigrado estas problemo de la internacia laborista movado. Por la solvo de tiu problemo estas necese esplori la produktadeblojn de ĉiu lando kaj adapti ilin al la tutmondaj bezonoj. El statistikoj sendube rezultus, ke la plej multaj landoj povus nutri sian loĝantaron. Sed la produktado devus esti multflanke plibonigata kaj aliorganizata.

Neniu laboristo, teknikisto, neniu komizo devus elmigri aŭ akcepti postenon en iu enmigra lando, ne rilatinte antaŭe al sia faka organizo, kiu estas informita pri stato kaj situacio en la koncerna industrio aŭ fako en la celata lando.

Nur tiel povas esti evitate, ke la enmigrantoj spertas seniluziiĝojn. Akceptate de siaj profesikolegoj kaj cetere de la tuta laboranta loĝantaro kiel amikoj, ili havos multajn faciligojn.

La problemo de la laboristmigrado do estas problemo de organizado. Ĉar bedaŭrinde ne la tuta loĝantaro laboranta en la elmigraj landoj estas organizita, tial la organizitaj laboristoj kaj oficistoj devas serĉi la necesan kontakton kun la neorganizitaj laboristoj en urboj kaj vilaĝoj. A n t a ŭ ĉ i o d e v a s e s t i m a l e b l i g a t a l a a b o m e n i n d a t r o m p a d o f a r e d e l a a g e n t o j.

A. S y.

Laŭ Gazetservo de Intern. Lab. Asocio (Berlin) — resumita.

★

La hipokrita rolo de la Ruĝa Kruco

La Ruĝa Kruco okupas sin nun momente pri la traktado al militkaptitoj en la tempo de militaj agoj. Plia pruvo, ke tiu ĉi pac-organizo kalkulas je milito kaj sin preparas por ĝi. La protestoj kontraŭ tiu ĉi sinteno kaj karaktero de Ruĝa Kruco el la tendaro de l’ veraj pac-amikoj fariĝas tial pli kaj pli nombraj. Kiam la Ruĝa Kruco antaŭ nelonge publikigis alvokon favore al sia helpagado por la protekto de l’ civilaj loĝantaroj kontraŭ la gasmilito, multnombraj svisaj organizoj kontraŭmilitaj protestis kontraŭ tiu ĉi iniciativo. Tiuj ĉi organizoj atendis de la Ruĝa Kruco proteston kontraŭ la milito anstataŭ tia alvoko por monsubvencio al kontraŭgasataka protekto, kiu estas ridinda kaj komedia, ĉar la teknikistoj kaj ekspertoj mem de la Ruĝa Kruco devis konstati kaj deklari al la civila loĝantaro, ke ĝi estas absolute sen rimedoj de defendo kontraŭ la detrua forto de la produktoj, kiujn oni povas sendi al ĝi el la aero.

Gazetservo de Intern. Antim. Oficejo, Hago.

Korektoj. En n-oj 253/254, pĝ. 454, 2-a kolono, lin. 15 de malsupre oni legu: “judoj” (anst. ludoj). — En n-o 252 (artik. pri sendependa Estonujo) oni korektu jenajn erarojn: 1 kg. da viando kostas 1.25—2.— kr., sed ne 0.60—0.85, 1 kg. da butero 1.70—2.50 kr., sed ne 0.85—1.20 kr. La aŭtoro skribis prezon de funto, sed ne de kgr. Aliaj prezoj estas ĝustaj. 1 dolaro = 3.75 kr. est. (ne 3.50).

— paĝo 20 —

500 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTERNACIA KUNVENO DE SOCIALISTA JUNULARO EN VIENO

(julio 1929)

Esperanto vivis. Dum la malfermo de la Kunveno antaŭ la “Burg” la megafonoj (gigantofonoj) salutis esperantlingve la 50 mil alvenintajn junulojn en la nomo de la malgrandaj nacioj. Flirtis standardo de Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista (ALLE) k tiu de Svisa esper. junularo. Oni vidis ĉie la verdstelulojn. En la gvidkajero de l’ Kunveno esp. anonco pri Esp. Manifestacio. En la Memorkajero la u n u a frazo: esperanto-saluto, — bedaŭrinde kun eraroj; sed pli grandaj eraroj troviĝis ankoraŭ en aliaj lingvoj sube presitaj.

Kaj jen la granda oficiala Manifestacio la 12-an de julio en Laborista hejmo Vieno, X-a distrikto: Kelkcent ĉeestantoj, ŝajnas, grandparte ne-vienanoj. Orkestro de la socialistaj mezlernejanoj. Ĥorkantado de la gaslaboristoj (esp-e k germane). Salutoj de K-do d-ro Kanitz en la nomo de la Socialista Junulara Internacio (germane), de K-do Jonas en la nomo de ALLE (esp-e). Lekcio de K-do d-ro Engelhardt pri mondkulturo (esp-e). Kaj poste esp. salutoj de diversnacianoj, i. a. finno, islando, judo, ĉeĥo, polo, svedo, hungaro, sviso, germano, bulgaro, rumano ktp. Fine mallonga saluto en la nomo de 6 mil klasbatalantoj unuigitaj en SAT de ĝia reprezentanto K-do J. Litauer el Varsovio. La belegan manifestacion finis esp-e kantata Internacio.

J. L.

FOTOAMATOROJ

Dum la 9-a SAT-kongreso la fotoamatoroj estis tre aktivaj; multaj Gek-doj kunportis sian fotoaparaton, kvazaŭ “ŝtele” fotografis grupojn de kongresanoj. Sed bedaŭrinde la kongreskomitato nur vidis aŭ ricevis tre malmultajn tiajn fotojn. Ĉar certe la fotoj estas valoraj por ĉiuj laboristaj esp-istoj, ni intencas kolekti k eventuale eldoni presitan fotolibron, kiun malkare poste povus akiri ĉiuj interesuloj. Sed por ke la libro estu laŭeble kompleta k krome malkara, nepre ĉiu fotinto devus sendi senprokraste k, se iel eblas, senpage po unu foto de ĉiu speco, kiun li faris. Do helpu al ni tiurilate, ĉar tiel vi multe servas samtempe al tuta nia movado. La fotojn sendu laŭ adreso: O t t o B ä s s l e r, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germanio).

KONGRESALIĜINTOJ, kiuj ĝis nun ne jam ricevis la kongresmaterialon, senprokraste postulu ĝin ĉe la Adm. de SAT, al kiu la K. K. ĉion transdonis.

[BILDO p.20 | 38,19,65,25] Ornamita kapvinjeto en kadro: malfermita libro kaj skribplumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Robert Louzon, Deux grands courants du capitalisme moderne: Impérialisme et Nationalisme. (Du grandaj fluoj de l’ moderna kapitalismo: Imperialismo kaj Naciismo). Eld. Librairie du Travail, 17, rue de Sambre-et-Meuse, Paris 10e. Prezo: 1.50 fr. Form.: 14×19 cm. Pĝ. 40. Franclingva.

La aŭtoro pritraktas en tre konciza formo unue la bazojn de l’ imperialismo, — rezulto de l’ mondskala produktado, k de l’ naciismo, ĝia antagonisto. Li priskribas la interbatalon de tiuj du tendencoj, la ĉiam pli k pli malefikan sindefendon de ĉi lasta kontraŭ la ekonomia internaciiĝo, fine la situacion de imperialismo k naciismo en la diversaj regnoj k la pozicion de l’ tutmonda proletaro rilate al la du grandaj fluoj de l’ moderna kapitalismo.

Em. Robert, KLASIKA LEGOLIBRO. Versions pour la deuxième année d’ esperanto. Eld. de l’ verkinto, 5, rue Ravignan, Paris (18-e). Form. 11½×18 cm. 32 pĝ. Prezo: afrankite 1.50 fr.

Tiu ĉi negranda libreto enhavas aron da anekdotoj k kelkajn versojn. La plej granda parto estas prenita el la franca literaturo. Neniu peco transiras la spacon de unu paĝo. Ĝi estas destinita por porgresintaj studantoj de la lingvo, t. e. por “duajaruloj”. N. B.

Standards. L e t r a v a i l a m é r i c a i n v u p a r u n o u v r i e r f r a n ç a i s. Form. 12×18 cm. 425 pĝ. Prezo: 15 fr. fr. Eldonejo: “Les Ecrits” ĉe B e r n a r d G r a s s e t, éditeur, P a r i s. (Franclingva.)

E. Armand, LES LOUPS DANS LA VILLE. Pièce en 4 actes. 94 pĝ. Form. 13½×16 cm. Prezo: 3.50 fr. fr. Adr.: 22, cité St. Joseph, Orléans, Francio. (Franclingva.)

V. Svistunov, ELEMENTOJ DE ESPERANTO, 4-a eldono. 36/50-a miloj. Eld. CK SEU, Moskvo, 1929. Formato 12×17 cm. 96 pĝ. Prezo: 30 kop.

Kelkfoje jam estas priparolita tiu ĉi bone aranĝita lernilo en “S-ulo” okaze de antaŭaj ĝiaj eldonoj. Ni tial ŝparas al ni novan recenzon pri la bonega instruilo. Certe ankaŭ la 4-a eld. disvendiĝos facile k helpos pligrandigi la armeon da esperantistoj en Sovetio. N. B.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

O p r o l e t a r i o, Porto, 13. 7., Ruĝa urbeto en bl. lando (241).

Priesper. notojn k artik. enhavis:

S i g n a l e n, Stokh., 25. 7., C o m m o n w e a l t h C o l l e g e, Mena (Usono), 1. 7.

Pri la SAT-Kongreso raportis:

P h i l a d e l p h i a T a g e b l., 3. 7.

Peresper. materialon enpresis:

K r a s n a j a I s k r a, Boroviĉi, 28. 6., T r a v a i l, Lyon, 27. 7., J u n a B o l ŝ e v i k o, Kiev, 12. 5., 19. 5., 30. 6., 18. 7., 21. 7.

NIA POŜTO

6184. — El via diskutartikolo ni faris du partojn, kiuj ambaŭ aperos.

3409. — Ni konfirmas ricevon de via laste sendita materialo, kiun ni uzos laŭeble.

13 892. — Viaj artik. konvenas kredeble por “Liberpensula Paĝo” en “S-ulo”. Sendu tiujn manuskr. estonte al la koncerna adreso (K. Hubricht, vidu en “S-ulo”). Ne; la kunlaborado estas libervole k sen rekompenco materia.

3208. — Vi malatentis, ke tiaj alvokoj kiel la via devas esti pagataj kiel anoncoj. Sendu monsumon (4 mk. g.) al nia Adm.

12 028. — Jes, ni intencas publikigi viajn artik. en felietona parto.

1188. — Ni ne plu povas liveri al vi la portug. gazeton deziratan. Bonv. turni vin rekte al Lisboa SAT-ano. Red.

ENHAVO:

paĝo
Protokolaro de la 9-a SAT-Kongreso 481—98
La Laborista Problemo en Usono 498—99
Problemo de l’ elmigrado 499
La hipokrita rolo de la Ruĝa Kruco 499
Korektoj 499
Tra Esperantio 500

Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras jarabonon por m e m b r o j de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por n e m e m b r o j. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran a b o n o n.)

Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgo 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉekoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.

M O N O N O N I S E N D U : rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Kolmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉekkonto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. L e r c h n e r : Bruxelles, 227 848 — s’-Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — København, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 257, 5-a de septembro 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 257 — APERAS SEMAJNE — 5. Septembro 1929

[BILDO p.1 | 42,6,55,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

LA KALVARIO DE LA NIGRA RASO

La sorto de la amerikaj negroj estas aparte malĝojiga ĉapitro el la historio de la koloniigo. Alkondukitaj en la Novan Mondon kiel sklavoj depost la komenco de l’ 17-a jarcento kaj liberigitaj depost 1863, la negroj, “liberaj” civitanoj de la lando, ĉe kies enirejo leviĝas la statuo de l’ Libero, plue suferas la plej abomenindan subpremon. Ĉi tiu neniel malsuperas al la krimagoj plenumitaj de aliaj koloniigantoj en Afriko, Azio kaj Oceanio.

Se ekzistas diferenco inter la usona kaj eŭropa metodoj, ĝi ne estas je la avantaĝo de l’ unua. La imperialistoj de Eŭropo estas brutaj kaj cinikaj: ili traktas la kolorajn popolojn malkaŝe kiel malsuperajn rasojn kaj esprimas tion en la leĝaro. La 100%-usonanoj aldonas al la bruteco kaj la cinikeco la hipokritecon: ili suferigas la plej kruelajn persekutojn al samcivitanoj, al kiuj la leĝo de 1863 garantias la samajn rajtojn konstituciajn kiel al la blankuloj.

Skot Niring (Scott Nearing) ĵus publikigis libron “La Nigra Ameriko”¹. Ĝi estas forta volumo, ŝtopita per faktoj kaj dokumentoj, rimarkinda pro la sobreco de l’ stilo kaj la objektiva tono de l’ raporto. Sed ĝuste tiu ĉi sobreco, tiu ĉi objektiveco faras el ĝi tiom frapilegan akuzadon tiel senkompatan kaj tiel nekontraŭstareblan, ke ĉe ĝia legado la indigno kaj la kolero skuas vin ĝis la plej profundo de via esto.

Tute ne volante elĉerpi la enhavon de l’ libro, ni donos ĉi sube kelkajn faktojn kapablajn reliefigi la valoron de tiu ĉi verko.

De la lulilo ĝis la tombejo

La stultega malamo de la blankuloj kontraŭ la negroj manifestiĝas en la plej ĝenerala maniero per la el-apartigo. De la lulilo ĝis la tombejo la negro estas enfermita en la malvasta cirklo de sia raso. En la pasinta tempo limigita al la Sudŝtatoj, kie la negroj ĉiam konsistigis fortan kontingenton de la loĝantaro, tiu ĉi rigora apartigo de l’ rasoj etendiĝas

[BILDO p.1 | 38,42,60,78] Ksilografaĵo: usona urbo kun nubskrapuloj sub radiantaj sunoj; meze kaj flanke pendas figuroj de linĉitaj homoj; dekstre staras viro kun ĉapelo.

pli kaj pli tra la tuta teritorio de Usono.

— Ĉie, kie la nombro el negroj estas nekonsiderinda, diras Skot Niring, la rasproblemo ne ekzistas. Sed tie, kie la negroj estas nombraj, la problemo stariĝas en akuta formo…

Ekzistas nuntempe en Usono dekdu milionoj da negroj — preskaŭ dekono de la tuta loĝantaro. Tiu ĉi dekono estas traktata kiel eksterleĝa kaj subigata al la plej malnoblaj turmentadoj. Depost sia naskiĝo, la negro estas enfermita en speciala kvartalo de sia urbo, speco de “ghetto” (judkvartalo). Ekzistas eĉ nombro el urboj, kiuj toleras neniun negron en sia teritorio. Negro, kiu riskus resti tie dum nokto, eĉ se estus nur dum trairo, estus en danĝero esti linĉata (= senjuĝe mortigata).

Enfermita en tiu ĉi malvasta sfero, ĉirkaŭita de malbondeziroj, inciteco kaj malamo, la negra infano grandiĝas. Ĝi iras en la lernejon. Ankoraŭ regas la apartigo. Specialaj lernejoj por la negroj, apenaŭ subtenataj, preskaŭ tute senigitaj de subvencioj, kiuj abundege fluas por la blankuloj. La plejparto de l’ blankaj instruistoj ricevas salajrojn je 100% superajn al tiuj de iliaj nigraj kolegoj.

Post la lernejo estas la panakiro. Ĉie la negro estas malsupera. Ĉe egala laboro lia salajro estas malpli alta. En la malvigla komerca periodo kaj en la krizo estas li la prefere maldungata. La okupoj, kiuj postulas kvalifikitan laboron, estas fermataj al li spite la kvalifiko, kiun li povis akiri.

Ekzistas preĝejoj por blankuloj kaj tiaj por la negroj. La religiaj societoj rifuzas akcepti negrojn en sian mezon kaj devigas ilin sin organizi aparte. En dokumento citita de Skot Niring, ni legas jenon:

La apartigo depost la infanetara lernejo kreskas al la apartigo sur pli altaj ŝtupoj. Ĝi neprigas la apartigon en la kolegioj kaj en la universitatoj, kie la atmosfero fariĝas pli kaj pli netolerebla por tiuj, kiuj jam estis rejetataj kaj enfermataj depost la plej malaltaj ŝtupoj de l’ lerneja sistemo. Kaj la personoj, kiujn oni juĝas neindaj en la kolegio je la sama benko kiel vi, certe ankaŭ estas neindaj sidiĝi ĉe via flanko en la kino, en la tramo aŭ en la parko. La apartigo en la preĝejoj anticipas logike la apartigon en la paradizo. En Nov-Orleano ni jam havas la partigon en la tombejoj, ĉar la apartigo de l’ vivantoj necesigas tiun de la mortintoj.

¹ The Vanguard Press, Novjorko, 1929. “Black America”.

— paĝo 2 —

502 — SENNACIULO

Kiel la blankuloj manifestas sian “superecon”

En ĉiuj skaloj de la socia vivo la blankuloj tiris la “kolor-linion”, la linion, kiu apartigas la negrojn de la blankuloj. Tiu ĉi linio estas rigore observata en la fervojoj, la tramoj, la teatroj, la restoracioj, ĝis la publikaj ĝardenoj kaj ban-instalejoj.

“La negroj estas forigitaj el ĉiuj komunumaj parkoj de Sinsineti (Cincinnati) kaj eĉ el la urba banejo. En Indianapolis organizitaj bandoj forpelas ilin per gumbatilaj frapoj el la publikaj ĝardenoj. En Ĉikago (Chicago) la blankuloj utiligis ŝnurojn kaj pafilojn por “elpurigi” la Geĝ(Gage)-parkon… En Boston la negroj estas forigataj de la parkoj, lud-terenoj, banejoj, hospitaloj kaj muzeoj.”

“En Baltimor (Baltimore), por citi nur tiun ĉi urbon, la negroj iam havis la permeson sidi en la balkono de l’ teatroj, dum la pargeto kaj la orkestro ĉiam estis fermataj al ili. Hodiaŭ oni ilin eĉ nur ankoraŭ allasas ĉe la lastaj rangoj de l’ balkono, aŭ starloke…

“Oni renkontas la samajn agmanierojn en Novjorko. Se negro petas biletojn, oni diras al li: “la salonego estas plenplena; oni havas nur ankoraŭ tiujn ĉi lokojn. Kaj oni donas al li biletojn por la sekcio rezervita al la negroj…

“Okazas, ke negro sendas amikon de blanka raso por preni biletojn por la pargeto. Li prezentas sin ĉe la enirejo kun tiuj ĉi biletoj. “Estas eraro, diras la pordisto. Tiuj ĉi biletoj ne validas por tiu ĉi vespero. Sed se vi volas tiajn por ĉi tiu prezentado, jen aliaj”… por la sekcio rezervita al la negroj.

“Aŭ bone: tiuj ĉi sidlokoj jam estas okupitaj. Atendu, jen aliaj… por la sekcio rezervita al la negroj.

“En multaj ŝtatoj, la leĝo devigas la restoraciojn priservi ĉiun klienton. Ne povante rekte rifuzi servi al la negroj, oni atendigas ilin unu aŭ du horojn antaŭ ol akcepti la mendon, kaj unu aŭ du aliajn horojn por servi al ili la menditajn manĝojn. En multaj restoracioj la kelneroj metas kuleron da pipro en la lakton kaj kuleron da salo en la kafon menditajn de negro; aŭ ankaŭ, ili pagigas al li la kvinoblon de l’ prezo kaj servas al li kiel trinkaĵon postlavan akvon…

“Antaŭ nelonge juna blanka virino kaj negro promenis kune en Novjorko, en la 86-a strato. Ĉiuj pasantoj returnis sin por ilin esplorrigardi. Oni devas aldiri, ke Novjorko estas unu el la plej liberaj urboj konsidere la rilatojn inter la rasoj. Tamen oni vidas tie tiel malofte kune blankulojn kaj negrojn de diferenca sekso, ke simila paro altiras la ĝeneralan atenton.

“En la malpli kosmopolitaj urboj negro, kiu promenas en la stratoj kun blanka virino, riskas insultojn, mokojn, eĉ la ŝtonmortigon…

“Oni ne toleras, ke la negroj kaj la blankuloj dancas kune publike. Maldekstra organizo en Novjorko estis organizinta publikan balon, kie negroj dancis kun blankaj virinoj. Tial la polico intervenis por ĉesigi la dancadon…

Sufiĉas anonci gefianĉiĝon de juna blanka filino kun negro por elvoki plej larĝan priparolon en la ĵurnaloj kaj por inciti la popolaĉon al la perforto.

“La 14. julio 1922 la negro Jak Devis de Kolkŭit (Jack Davis de Colquit) — Georgio — estis linĉata, ĉar li estis patriniginta blankan virinon. La koncerna virino vane asertis, ke ĉio okazis kun ŝia plena konsento. Jak Devis devis suferi la sorton, kiun la linĉ-leĝo difinas por simila “krimo”.

Linĉado

“La linĉo estas la metodo, per kiu la apartigo kaj izoliĝo estas trudataj al obstine kontraŭstaremaj membroj de la nigra raso. Negroj, kiuj sendiskute rekonas sian malsuperan pozicion, kiuj sekvas la ordonojn de l’ blankuloj, kiuj submetiĝas al iliaj vidpunktoj kaj obeas iliajn decidojn, kiuj akceptas la salajrojn, kiujn oni al ili prezentas kaj kiuj faras la postulatajn laborhorojn, estas apenaŭ maltrankviligataj.”

En la mala okazo furioza subpremo estiĝas, kiu iras ĝis la linĉo. Ĉiu socio antaŭvidas punojn por krimetoj kaj krimoj, pri kiuj ĝiaj membroj kulpiĝas. Usono havas sian leĝaron kiel ĉiuj aliaj landoj. Nigra aŭ blanka, la kulpulo laŭ la leĝaro altiras sur sin la samajn punojn. Ĉu vi estas ŝtelisto, monfalsisto aŭ murdisto, la juĝado estas la sama por ĉiuj. Kun tiu ĉi malgranda diferenco, ke la blanka popolaĉo, sub la bonvola okulo de la reprezentantoj de l’ estraro, forŝiras perforte la negrajn akuzitojn el la manoj de l’ kompetentaj tribunaloj, por ilin ekzekuti laŭ la linĉritoj.

“La usona linĉado estas en multaj okazoj publika spektaklo, kiu konkurencas, rilate al siaj dramaj efektoj, kun la virbovo-bataloj kaj kun la luktoj de la romaj gladiatoroj. La linĉado estas ofte anoncata antaŭe kaj plenumata sur publikaj placoj. Inter la miloj da rigardantoj troviĝas viroj, v i r i n o j k a j i n f a n o j.”

Ne necesas granda afero por esti linĉata. Sufiĉas havi haŭton kaj gestojn malplaĉajn al blankuloj tute influataj de la sento de sia “supereco”. Mastro malfruas kun la pago de l’salajro, kiun li ŝuldas al vi. Vi postulas la pagon de tiu ĉi sumo, kiun vi bezonas. Malfeliĉe vi estas negro. La mastro forpelas vin per piedbatoj, kaj se vi insistas, troviĝas facile bando da reprezentantoj de la “civilizo” blanka por lernigi al vi prudenton… per la linĉo.

Skot Niring reproduktas en sia libro eltirojn el la granda informa gazetaro, kiuj priskribas plurajn el tiuj ĉi abomenaj spektakloj. Jen specimeno:

“Colon post colo la negro estis mortkuirata. Ĉiujn kvin minutojn freŝaj folioj estis ĵetataj sur la ŝtiparon, ĝis la fajro atingis lian trunkon. Kiam la flamoj konsumis lian ventron, viro el la popolaĉo antaŭenpaŝis kaj verŝis esencon sur lian korpon. Post kelkaj minutoj la negro estis transformita en cindron…”

Ripetu ni, kion ni ĵus antaŭe diris: inter la rigardantoj troviĝas viroj kaj infanoj. Leginte la libron de Skot Niring, oni estas plenigita de naŭzo, indigno, furiozo. Oni sentas naŭzon rigardante tiujn ĉi “heroaĵojn”, kiuj servas kiel manifestacio al unu el la plej stultegaj kaj plej abomenaj ŝovinismoj.

Oni sentas honton kaj konfuzon aparteni al raso, kiu plenumas similajn abomenaĵojn… je la nomo de la civilizo.

L. L o r a, El “Monde” trad. N. B.

★

EL ALĜERIO

Lastatempe okazis ĝenerala striko, kiu estis la plej impona, la plej belega en la historio de la alĝeria sindikata movado, ĉar ĝi klare montris la reviviĝon de la klaskonscio ĉe la subpremataj popoloj kaj la firman decidon de la indiĝenoj unuiĝintaj kun eŭropanoj, kontraŭbatali la francan imperialismon, kiu hontege ekspluatas ilin depost baldaŭ 100 jaroj.

5000 araboj, senrajtaj proletoj, haven-laboristoj, forte unuigitaj en sindikato, strikis por pli bonaj salajroj en Oran, Arzew (Arzeŭ), Beni-Saf kaj Mostaganem. 26. fr.¹ potage sur la ŝipoj, 23 fr. tere — jen la malsat-salajroj, kiujn oni donis al ili kiel pagon por peniga laboro. 35 fr. potage sur la ŝipoj, 32 fr. tere — jen la justaj salajroj, kiujn postulis tiuj sklavoj.

Jam la 1-an de majo en Oran ili amase ne laboris, protestante kontraŭ sia mizera stato. Post tiu 24-hora striko, post tiu impona manifestacio, la mastroj, esperante trankviligi ilin kaj timante la fortan sindikaton, akceptis plialtigon de la salajroj je kelkaj centimoj. Almozdono, al kiu la haven-laboristoj unuanime respondis per definitiva striko. Ĉiuj iris al la konkiro de viv-rajtoj kaj, mirinda fakto: estis la araboj mem, ili, kiujn aparta leĝaro perforte silentigas, kiuj gvidis tiun movadon. Tio estas pruvo de la forta decido de l’ araboj, liberigi sin el la ungegoj de la franca imperialismo. Pro tio oni prave diras: “La striko de la arabaj haven-laboristoj estas simbolo”.

Komprenante, ke la venko en tiu striko havus grandan reefikon sur la mondon de l’ laboro en Alĝerio, ĉio estis uzita por ĝin malsukcesigi. Dum en la interno de la departemento oni dungis arabojn por anstataŭi la strikantojn, ĉe la havenoj mem mastroj, indiĝenaj preferatoj, marabutoj (mahometanaj religiuloj) kune agadis. Al eŭropanoj oni diris: “Forlasu la indiĝenojn kaj vi estos pagataj per 40 fr. tage.” La indiĝenaj intelektuloj agis por disigi arabojn kaj eŭropanojn; al la arabaj strikgvidantoj ili promesis grandan sumon, se la haven-laboristoj reirus malvenke al la laboro. Tiuj metodoj malsukcesis. Finfine oni perfortis la strikantojn pli kaj pli batalemajn: aroj da policistoj ĉeestis antaŭ la laborborso kaj okazigis disput-konfuzon, okaze de kiu la 2 eŭropanoj-gvidantoj, K-doj Sastre kaj Torrecilas, estis arestataj kun 10 araboj kaj 2 ŝtatmaristoj de la militŝipo “Lorraine” (elp.: Loren), kiuj solidariĝis kun la strikantoj. Oni tiele pensis neniigi la strikmovadon. Sed malgraŭ la provokoj, malgraŭ la arestoj la batalemo de la strikantoj ĉiam ampleksiĝis. Kiam ĉio malsukcesis, oni

¹ 1 dolaro = 25 fk. fr.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 503

uzis la plej hontan rimedon: la aĉaj “marabutoj”, sciante, ke la araboj estas fanatikuloj, ordonis al ili reiri la laborejon j e l a n o m o d e d i o. Tio estis la fino de la striko; malvenke ili ĉiuj obeis.

Jen do dum tiuj 14 tagoj da batalo ĉion oni uzis kontraŭ la araboj: la putrigon, minacadon, provokojn kaj finfine la dian ordonon. Ĉiuj helpis al tiu malvenko: la mastroj, urbestraro, policistoj kaj la reprezentantoj de la dia volo, la marabutoj.

La 8-an de julio la arestitoj estis kondukataj antaŭ la juĝistojn en Oran. Oni postulis kiel punon ĉu 7 jarojn da mallibero, ĉu du jarojn da mallibero kaj 5 jarojn da resto-malpermeso. Simpatiante al tiuj K-doj, solidarece kun ili, 3 semajnojn post la malvenko la haven-laboristoj strikis 24 horojn. Ne unu el ili laboris tiun tagon: ili ĉiuj estis antaŭ la juĝ-palaco, ili ĉiuj konkiris la straton, ĝis kiam ili sciis pri la puno, malgraŭ la policistaĉoj kaj la soldataro. Kaj la juĝistoj, komprenante kaj timante la koleron de tiuj proletoj, ne juĝis, kiel oni postulis. Sastre kaj Torrecillas estas kondamnitaj nur je 10 monatoj da mallibero kaj la aliaj profitis la prokrastpermeson.

“Ĉ i a m A n t a ŭ e n”, A l ĝ e r o.

La Laborista Problemo en Usono

(6-a daŭrigo. Vidu n-ojn 250—256)

Ford kontrolas la vivmanieron de laboristoj siaj

Tuj, kiam laboristo estas dungata ĉe Ford, li ricevas hejme viziton de inspektoro; li devas doni informojn pri sia aĝo, sia religio, sia familia situacio, la nombro da personoj, kiuj ricevas per li vivtenadon, siaj kutimoj (ĉu li drinkas? ĉu li fumas? ĉu li ludas?). Li devas ankaŭ sciigi la sumon de siaj ŝuldoj, kaj la nomon de siaj kreditoroj, la sumon de sia ŝparita mono, kaj la bankon, en kiu ĝi estas deponita, kaj fine la sumon de sia asekuropoliso, se li havas tian. La inspektoro vizitas poste la loĝejon por noti la nombron el ĉambroj, la metodojn de lumigo kaj de hejtado, kaj por taksi la valoron de la meblaro. Li daŭrigas sian enketon ĉe la najbaroj por kontroli la deklarojn de la laboristo kaj ricevi novajn informojn pri liaj vivkutimoj. Se la moraleco de la observata laboristo plaĉas al la moralaj konceptoj de sinjoro Ford, oni konsentas al li la duan parton de la salajro. Se, kontraŭe, li loĝas en malpura kaj malsaniga domo, vivas kun virino, kiu ne estas lia edzino, elspezas ĉion, kion li havas, konservas hejme sian ŝparitan monon, anstataŭ meti en bankon aŭ eĉ, — superega krimo, — pruntedonas monon al iu kamarado, mankon suferanta, ne postulante iun garantion, se, unuvorte, li malobeas la moralan kodon de la puritanaĉa burĝo, li ne ricevas la duan parton de l’ salajro. Kompense, li ricevos de nun, ĉiusemajne, la viziton de la inspektoro, kiu konsilas al li ŝanĝi sian vivmanieron, kaj kontrolas lin rigore. Se li cedas al la prudento dum la monato, oni redonas al li la tutan retenitan sumon. Se lia agmaniero ŝanĝiĝas nur post du monatoj, oni redonas al li nur 75%… post tri monatoj 60%, post kvar monatoj 50%, post kvin monatoj 25%; post ses monatoj, se li persistas en sia eraro, la malbonekzemplulo estas forigata.

Ĝenerale, li memvole foriras antaŭe, ĉar la normala salajro de nekvalifikita laboristo (2 dolaroj 72) ne sufiĉis, eĉ dum 1914, por vivigi familion. Inter la laboristoj, al kiuj la dua salajrparto estis malkonsentata dum 1917, 41% ne estis ŝparemaj, 19,7% loĝis en malsanigaj domoj, 7,1% liveris erarajn informojn pri sia vivo, 9% pruntedonis monon sen garantio, 3,6% havis malbonajn vivkutimojn, 1,8% vivis kun virinoj, ne edziĝinte; 1% konservis sian monon hejme, anstataŭ deponi ĝin en banko.

Obeemaj ekspluatatoj

Dank’ al tiu metodo, Ford sukcesis maksimumigi la malŝanĝemon ĉe siaj laboristoj kaj konsistigi por si tre obeeman manlaboron (neniam li havis strikon, nek ian tumulton). Depost 1914 la “moralo de la laboristoj progresis mirinde, kaj kiam dum 1923 ĉiuj laboristoj ricevis partoprenrajton en la profitoj, tiu ĉi estis definitive enkalkulata suplemente en la salajro. La sola afero, kiu daŭras el la priskribita organizado, estas do la ofico de la inspektoro, kiu daŭras kontroli la laboristojn. Tiuj ĉi vivas hodiaŭ en propraj, sanigaj domoj, ŝparas, deponas monon en banko, sin detenas de ĉiu, revoluciema aŭ ne, ideo, kaj dividas sian libertempon inter la sportoj kaj la fotografio: la verko de edukado (kelkaj diros: de malspritigado) entreprenata de Ford sukcesis do komplete.

La direktado super la dungitaro, ĉiel, estas nur la logika ĝeneraligo de la Telora sistemo: dum Telor sciis okupi la laboriston, la modernaj ĉefoj de la dungitaro rekonis la psikologian fakton de la fundamenta unueco de la homa vivo; ili celas sekve kontroli la tutan vivon de la laboristo, kaj krei la materian, psikologian kaj moralan medion, plej taŭgan por faciligi grandan produktkapablon. (Finota)

K o m p i l t r a d. d e A l ĝ e r a j E s p e r a n t i s t o j.

[REKLAMO p.3] Havinda eldonaĵo de SAT estas — Prologo — Poemaro originala de E. Mihalski — 64 pĝ. kun titolbildo — Mirinde fluaj k graciaj lirikaj versoj. — Prezo: 0.70 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

PRI KLASBATALO

Sub tiu titolo aperis en n-o 248 artikolo de K-do 14 157. En Ruhrregiono ni spertis la samajn faktojn, kiujn tiel klare priskribis la K-do el Krimiĉaŭ. Ĉiu ja konas laŭ propraj spertoj, kiel nun aspektas la t. n. “sociaj akiroj”. Ni menciu la kaŭĉukan 8-horan labortagon, kiu jam fariĝis tiel elasta, ke ĝi fakte superegas la 12 horojn. La labortribunalo estas same severa kaj malmola kiel polica gumbastono; ĝi malofte trafas la burĝon. Pri multo detala ni povus plendi, sed temas kritiki la sistemon.

Pli ol dek jaroj jam pasis post la germana revolucio kaj dum tiu tempo mizere ni vivis atendante la socialismon. Jen la klasbatalo estas entombigata apud la socialismo kaj sur la du tomboj la meti-sindikatismo starigis sian regadon sub la devizo “Interklasa kunlaborado”. La laboristoj ne plu bezonas striki, sed nur glui kotizmarkojn. La porsalajra batalo estas plenumata de la gvidantoj, la t. n. “bonzoj” ĉe la intertrakta tablo.

Samtempe nenio restas neprovita por ligi la laboristojn al la ŝtato. Dekomence metiaj sindikatoj estas nura relativa limigita rimedo por kontraŭi la senĉese kreskantan mizeron proletaran interne de la malnova sistemo. Ili pli malpli bone plenumis sian taskon kiel vendistoj de l’ varo laborforto kaj tiel venkis super iuj entreprenistoj. Sed la hodiaŭa tempo de l’ monopole progresinta kapitalismo ĉiam pli intense puŝas al la bazon ŝanĝanta punkto. Per tio la proletaro estas metata antaŭ novajn problemojn.

Necesas forigi la “bonzojn” kaj anstataŭigi ilin per aliaj, — oni ofte aŭdas paroli. La heroeco de la pasinta epoko speguliĝas ankoraŭ hodiaŭ en la kredo je la granda laborista savonto. En tiu idealista medio jam dum jarcento evoluas la prospero de l’ profesia gvidantaro. La malnovaj sindikatoj, antaŭe porlaboristaj, fariĝis, ne perfide, sed nature — porgvidantaj, kaj iom post iom rimedoj de ilia instinkto de sinkonservo. La organizsistemo konstruita laŭ burĝa idealo donis al la “bonzoj” pli kaj pli ĉiujn spiritajn kaj materiajn influojn. Ĉiu klopodas plibonigi sian ekzistadon. Sed ni sciu, ke tio estas burĝa fiagado, se ĝi okazas je kostoj de l’ membroj, de l’ klaskamaradoj. Ŝarĝite per etburĝaj pensoj kaj eduke enplantitaj vivmanieroj ni enmarŝas la kampon de la proleta klasbatalo. Kaj ankaŭ la gvidantoj ne estas liberaj de tio malgraŭ siaj teoriaj ekkon-kapabloj.

Konsiderante, ke ni, kiel ili, estas produkto de la burĝa sistemo, malsukcesas nura ŝanĝo, ĉar temas ĉiurilate ŝanĝi la organizsistemon. La tuta sindikatara instalo estas ankoraŭ konforma al la prospera periodo kapitalisma, kiam necesis kontraŭstarigi al la entreprenistoj produktteknike ankoraŭ ne kunligitaj laboristan movadon salajre apartigitan laŭ metioj. Se la sindikatoj pro sia historia evoluada profesi-dispartiĝo estas netaŭgaj por la moderna proleta klasbatalo, en kia formo do devus okazi la kuniĝo de la laboristaj amasoj? La nunaj produktad-cirkonstancoj respondas al ni klare kaj koncize. La metioj foriĝis.

— paĝo 4 —

504 — SENNACIULO

aperis la fabrikoj, en kies laborejoj ĉiu laboristo plenumas sian laboron meĥanike laŭ Fordsistemo.

Ĉi tiuj laborejoj donas al la laboristaro la necesan potencpozicion, se ĝi enradikas sian klasbatalan organizon en la produktejon. En la laborejo la proleto konscias, kian sklavan rolon li ludas. Tie li interrilatas kun same ekspluatataj kolegoj kaj nur en laboreja organizo la laboristaro povas esti edukata kiel klaskonscia batalantaro por komunista sociordo.

Jen laborejaj organizoj mondskale unuigitaj en unu sola industri-unuiĝo ĉiutempe ebligas al laboristoj forigi netaŭgajn gvidantojn. La laborejo de la ekspluatado estas la loko, kie naskiĝas la klasa solidareco. La fabrikoj ludas tian gravan rolon en la klasbatalo, ĉar la kapitalistoj aŭ la monopolista kapitalismo ne plu estas organizitaj laŭ profesioj, sed laŭ fabrikoj. Antaŭ ne tre longa tempo la kapitalista koncentriĝo estis aparte progresanta laŭ profesioj: izolaj estis maŝinfabrikoj, minejoj, elektraj centrejoj ktp. Sed la nuna kapitalista organizado estas alia. Oni kunligis diversajn specojn da produktejoj en unu komunan kadron. Ofte oni ignoras profesiajn partojn kaj akceptas nur tiujn, kiuj estas profitdonaj.

Ĉiu konas la Unuigitajn Ŝtalfabrikojn, petrol-, farb- kaj ceterajn industriojn. Ili kunigis minejojn, metalfandejojn, fervojojn, havenojn, elektrajn centrejojn ktp. Tiele estiĝis la trustoj, sur kiuj sin apogas la profitreĝimo. Do, ĉar la laborej-organizo estas la formiĝo de la moderna kapitalismo, ĉar la potenco de la ekspluatistoj kuŝas en la gigantaj laborejoj, tial la laborej-organizo ankaŭ devas esti la koncentriga forto de la moderna proletaro. La tutmonda laborista klaso travivis revoluciojn, kiuj malkovris kaj renversis la ideon kaj strukturon de la malnova laborista movado.

Ankaŭ la monopolista kapitalismo al ni klare montras la organizformon, kiun bezonas la tutmonda proletaro por finvenki la kapitalismon. Laŭ metisindikatoj ordigitaj la proletoj ne batalis sur la barikadoj, sed kiel klaso ili batalis veninte de la laborejoj. Nur la propra forto de l’ proletaro organizita en la laborejo laŭ konsilantara sistemo, povos detrui efektive la kapitalisman sociordon.

H. F a l k e n h e r r (10 084), Dortmund (Germanio).

★

VIKTIMOJ DE LA LABORO

La sekvantaj nombroj rilatas al statistikoj faritaj de la asekur-societoj kontraŭ akcidentoj en Germanio. Ili spegulas la tutan tragedion de la milionarmeo da laboristoj. La nombroj eĉ ne atingas la altecon de tiuj cititaj en la Statistika Jarlibro.

Laŭ la citoj de la profesiaj asekur-societoj la nombro de la anoncitaj akcidentoj kreskis kontraŭ la jaro 1926 kun 614 903 akcidentoj ĝis 852 484 en 1927. En la jaro 1927 sekve 38,63% pli da akcidentoj estas anoncitaj, ol en 1926. La nombro de la laborejoj, kiujn priservas la 66 profesiaj asekur-societoj, estis en 1926 — 854 306 laborejoj kun 9 162 443 asekuritoj. En 1927 estis 907 269 laborejoj kun 10 698 703 asekuritoj. La nombro el asekuritoj pliiĝis do je nur 16,87%. P l i o l 60-h o m a j v i v o j ĉ i u t a g e m o r t a s e n G e r m a n i o s u r l a b a t a l k a m p o d e l a L a b o r o.

La profesiaj asekur-societoj donas simplan klarigon por la pliiĝo de l’ akcidentoj. Laŭ ilia opinio tio estas la rezulto de leĝo decidita en 1925 pri aliiĝo de la kontraŭakcidenta asekuro. Laŭ ĝi ĉiuj akcidentoj, eĉ la plej malgravaj, devas esti anoncataj. Kiel pruvon ili argumentas, ke la kompensitaj akcidentoj malkreskis kompare kun 1926. Ĉiu, kiu jam rilatis kun la profesiaj societoj, scias, kiun kaŭzon havas la regreso de la proakcidentaj kompensitoj. Per la plej granda ruzo estas rifuzata la malgranda rento al la akcident-vunditoj.

La pliiĝo de l’ akcidentoj havas sian kaŭzon unuavice en la pliakriĝo de l’ ekspluata sistemo, la misuzo de la laborforto, la raciigo. Laŭ la raporto de la Regna Kredit-Oficejo depost 1925 ĝis 1927 estas konstatebla pli ol 25-elcenta pliiĝo de la labor-intenseco kaj produktokvanto.

Kompreneble laŭ la raportoj de la profesiaj societoj la laboristoj kulpas pri la akcidentoj. Ili kredeble sentas sin pli feliĉaj, se ili havas difektitajn kruron, brakon aŭ alian korpoparton, ol se ili havus sanajn membrojn. Oni devus puni la entreprenistojn, kiuj per sistema pelado kaj incitado instigas la laboristojn malatenti pri la kontraŭakcidentaj protektiloj. Vere kontraŭbataleblaj estas la akcidentaj danĝeroj nur per plibonigo de l’ salajr- kaj labor-kondiĉoj.

Skoghall en Svedio kaj ĝia esp. movado

Skoghall kuŝas sur insulo nomata Hammaron ĉe la norda bordo de la lago Vänern. La provinco estas nomata Värmland. Skoghall estas nun tipa industriloko, sed antaŭ kelkaj jaroj troviĝis nur iuj kamparanoj sur la orienta parto de l’ insulo, kaj sur la loko, kie nun staras la fabrikoj, oni povis vidi nur nudajn rokojn kaj inter ili iom da arbaro. Per usona rapideco la fabrikoj estas konstruitaj, kaj tiuj kune kun la aliaj konstruoj abundas. Troviĝas du celulozfabrikoj, kiuj jare produktas kun 70 000 milkilogramojn; ankaŭ silkcelulozo estas produktata. Elektro-kemia fabriko

EL REVOLUCIO DE 1905 EN RUSIO

Estis neĝvento. Ventego kirlis la neĝon, ĵetis ĝin supren kaj malsupren, antaŭen kaj malantaŭen. Vesperiĝis. En la vilaĝo Miĥajlovka la vilaĝano Mikaelo Terpigorev de tempo al tempo eliris el sia kabano sur peroneton, sed ĉiam returniĝis balancante per la kapo. Fine li ekbruligis lampeton kaj sidiĝis apud tablaĉo. Mario, lia edzino, sin sidigis apud li kaj komencis fliki disŝiritan ĉemizon. La lampeto fumaĵis. Mario, por vidi, klinis la kapon. Lenĉjo, ilia fileto, estis sur rusa forno kaj rigardis sian patrinon, degelintan fenestreton. Post la fenestreto sonis bruego, oni aŭdis, kiel la vento frapis pajlon, deŝirante ĝin de l’ tegmento. Anguloj de l’ kabano kovriĝis per pruino. Lenĉjo deziris tuŝeti ĝin per fingreto, sed tie estis tre malvarme kaj sur la forno tiel varme, kaj li forturnas sin kaj ekdormetis.

Subite li vekiĝis. Li ekaŭdis voĉojn. Parolis iu vilaĝano, kiu purigis sian peltaĉon kaj piedvestojn de neĝo. Lia barbo kaj lipharoj estis kungluitaj per glacio. “Nu, vetero! Apenaŭ ne frostiĝis! Ankoraŭ matene estis grize! Mi, el Maslovki iris!”

“En urbon?” “Jes, tien.”

La vizaĝo de l’ pasanto estis sulkigita, sed vigla kaj moviĝema. Haroj longaj kaj grizaj. Li parolis per nelaŭta voĉo, helpante sin per belaj movoj de l’ brakoj. Mikaelo, nudpieda, kun malkovrita brusto, sidis, apogante sin sur tablon per la kubutoj kaj kun intereso esploris la maljunulon.

“Vi subbruligis, ĉu?” “Jes! Skribu, for!” malmole diris la pasanto. “Ĉi tiu bienposedanto, Tolopov, neniam hejme vivis. Ĉiam li veturadis, la diablo scias, kien. Sed nun li alveturis. Geservistoj ĉe li tre multaj! Ha! por hundo li dungis specialan serviston, kiu kun la hundo iradis por promenigi lin!… Domego — ho!… Unu fenestro — ĉia kabano trapasus!… Pargeto, speguloj, pentraĵoj en oraj kadroj!”

“Vivis — ne malĝojis”, aldiris mallume Mario.

“Pri kio malĝoji tiuokaze?” diris Mikaelo, disblovante la naztruojn.

“Post tia vivo en paradizon eĉ mi ne ekvolus…!” diris la pasanto ridante kaj ektusis.

“Ha! Paradizo!… Ilia brutaro: ne bovino — bestego! Bovo — beleco! Kokinoj!! anseroj!!” — “Iliaj porkidoj vivas pli bone, ol niaj infanetoj,” — ree diris Mario.

“Vere, verege ci parolas. Niaj vilaĝanoj unufoje ekdiskutis kun la administranto kaj kriis al li: ‘Vi por viaj porkidoj konstruis palacon, kaj niaj infanoj en fumaj kabanoj mortas. Vi konsideras niajn infanojn pli malbonaj ol viajn porkidojn!’ La administranto estis kiel porkviro: dika kaj grasa. ‘La porkidoj, li diris, estas ĝentilaj, anglaj rasoj. Ili postulas vartadon.’ Jen, kiel estas! Vartado! Kaj la infano kreskas simile al lolo sub barilo.”

La pasanto malmulte silentis kaj subite sin turnis al Mario, akre demandante: “Nu, mastrineto, ĉu ĉiuj infanoj ĉe ci estas vivaj?”

Lenĉjo ekvidis, kiel la vizaĝo de lia patrino ektremis kaj ŝi mallaŭte respondis: “Dum pasinta somero mortis knabineto. Bonega estis… Ĝis nun mia koro doloras.”

“Mortis,” — subite aldiris Mikaelo. “Ludis la infanoj apud fervojo, kaj ĝi surrampis sur la relojn. Ĉu multe ĝi havis da racio?… Vagonaro…”

“Nu?”

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 505

por produktado de kloro kaj natro; granda segejo, rabotejo, alkoholfabriko kaj specialfabrikoj por la utiligo de l’ kromproduktoj. Krom tio estas konstruata paperfabriko produktonta jare 20 000 milkilogramojn da papero. La loĝantaro estas proksimume 4 mil kaj la vira parto estas preskaŭ senescepte organizitaj sindikatanoj. La meza salajro estas ĉ. 100 svedaj kronoj (= ĉ. 28 dol.) dusemajne. La vivkondiĉoj estas tre bonaj, rilate al la aliaj laborpagoj en la provinco. Kaj kiel natura sekvo el tio la diversaj organizoj havas bonan nutradon. Da organizoj troviĝas ĉi tie socialdemokrataj, komunistaj, anarkistaj, kontraŭalkoholaj, religiaj k. a. Feliĉe la laste menciita speco ne multe progresas. Krome ni havas kooperativan movadon, kiu indas apartan priskribon.

La esp. movado ĉi-loka estas tre juna. Iniciate de pastro J. Lindberg la unua kurso komenciĝis aŭtune de 1926. Aliĝis 20 partoprenantoj, sed restis fine nur 4. Venontan aŭtunon li denove kunvokis la interesatojn kaj gvidis vintre kurson, kiun partoprenis 8 lernantoj ĝis la fino. 2 kursoj okazis pasintan studsezonon kun 16 lernantoj. J. Lindberg estas la pioniro de esp-o en Skoghall, kaj certe sen lia propagando kaj sperta gvidado eĉ ne unu esperantisto troviĝus en Skoghall. Du K-doj, kiuj partoprenis la 8-an Kongreson en Göteborg, SAT-aniĝis kaj komencis funkciigi SAT-rondon. Dum majo K-do Soares el Portugalio gvidis 2 perfektigajn kursojn. Pro lia restado nia rondo ricevis la necesan antaŭenpuŝon, kaj ni ŝuldas al li multan dankon pro lia ĉiama agitado por SAT kaj ĝiaj gazetoj. Nun estas 18 SAT-anoj ĉi tie, el kiuj 17 abonas “S-ulo”-n kaj 7 “La Novan Epokon”. Dank’ al ŝtatsubvencio nia libroĉambro havas jam 50 esp. volumojn. En septembro la grupo aranĝos ekspozicion.

SAT-ano 13 191.

EN GERMANA KURACLOKO

Nur malfacile kaj kvazaŭ hazarde malsana proleto ricevas konvenan helpon fare de la asekurkasoj, laŭ la kategorio de sia malsano. Kvankam mi depost kelkaj jaroj estas nervomalsana kaj katarsuferema, mi nur nun fine sukcesis trovi kuracadon en banloko.

En la famekonata urbo Vajmar (Weimar), kie vivis kaj kreis Ŝiler (Schiller) kaj Göte (Goethe), ĉarme lokita en la mezo de Germanio, mi

[BILDO p.5 | 35,23,68,39] Foto: longa konstruaĵo el traboj kun tegmento (salejo de la kuracloko), dekstre granda akvorado, antaŭe akvobaseno.

Kuracloko Zulca (Sulza). — Produktejo de kuracsaloj.

ŝanĝis la rapidvagonaron, por atingi post mallonga veturo per simpla vagonaro la banlokon Zulca (germ.: Sulza) apud la rivereto Ilm. Post elvagoniĝo kun nur malmultaj aliaj pasaĝeroj, min akceptis preskaŭ tute verda, belega intermontara regiono. Nelonge post la forlaso de l’ stacidomo mi konstatis je la maldekstra supraĵo sur kampodomo nomata “Kornika Dometo” flirtantan reakcian “nigra-blanka-ruĝa”n standardon, la emblemon de l’ iama germana imperio, sufiĉe karakterizan por la ĉi tie reganta spirito. Post 15-minuta marŝado tra bone kulturitaj vojetoj mi alvenis ĉe privata loĝejo gasteme invitanta min, apud la urba kurac-parko, kie samtempe mi renkontiĝis kun kvin aliaj malsanemaj kaj palaspektaj proletoj el diversaj regionoj.

Restadejo por bonŝancaj proletoj

Diversdimensiaj loĝejoj estas tie haveblaj, ĉambroj kun malmultaj aŭ multaj litoj. Laŭkontrakte la banloka direkcio disponigas proksimume 600 litojn por malsanaj proletoj de l’ fervojoj, minejoj, fabrikoj ktp., kiuj membriĝis ĉe la asekuraj kasoj. Krom tio estas lueblaj ĉambroj kun diversgrada komforto, kun kaj sen pensiono, laŭ tarifo havebla ĉe la administracio. Oni povas havi pensionon jam por mk. 4—4,50 tage (= 1 dolaro), kun plikariĝo je 25% en la monatoj julio kaj aŭgusto. Sola lito sen pensiono kostas mk. 1,50—2,00 po tago. La diversspecaj diagnozoj diferencas kompreneble laŭ la pacientoj, kiuj ĉiuj esperas resaniĝi. Unuavice plej multnombraj estas nervomalsanuloj, poste sekvas kataruloj, stomaksuferantoj, reŭmatismuloj k. a.

Aplikiĝas la salakvo kontraŭ astmo, anemio, skrofolo, artrito, neŭrastenio kaj ĉiaspecaj akcident-malsaniĝoj. Laŭ kategorio specialiĝas ĉiu kliento. Meritas mencion inter la institucioj unuavice la “inhalejo” (enspirejo), bele lokita meze de l’ parko, sur kies tegmento en sama reakcia spirito flirtas la imperia (monarkista) germana standardo, refoje simboligante la politikan spiritostaton de l’ ĉi tie regantaj rondoj. La “inhalejo” kuracas individue laŭ diversaj plej modernaj metodoj, enspiro per la nazo, buŝo, laringo, per oksigenaj enspiriloj ktp. Apude zorgas legejo kun nur

“Jen… Mia Mario, alkurinte, perdis konscion kaj falegis. Oni scias, ke okazus inspekto…”

La lipoj de Mikaelo tremis.

“Juĝesploristo alveturis… Esplordemandis… Ĉu ne intence ni submetis ĝin sub vagonaron…” Li kolere svingis per mano…

“Kaj mi pri ĉio tio” — subite kun ploro en la voĉo ekkriis la pasanto… “Tie porkidoj, kokinoj! Hundo kune! Li, Tolopov, deziras dum vintro manĝi fragojn. Por tiu celo li havas varmbedojn sub tegmento… Dum kristnasko li alvokis al si gastojn. Ĝuste por tio li bezonas fragojn. Ja ilia ventro ne kontentiĝas per nura pano. Dum karnavalo, kiam ĉirkaŭe neĝo kuŝis, neĝvento blovis, li… manĝegis kukumojn…”

“Kaj ni pajlon de l’ tegmento formetis kiel manĝaĵon por la bruto”, — diris mediteme Mario.

“Jen, karulino! Ci kalkulu, kiom da manoj laboras, perdas sanon, por ke Tolopov povu manĝegi dum vintro fragojn kaj veturadi sur varmaj akvoj. Nu, li manĝegas. Li zorgon ne havas!… Ci sinjoron Akcipitron konas? Liaj grenejoj estas plenaj da greno apud ni. Kaj ni mortadas pro malsato, ni ne povas trovi eĉ unu greneron…”

La pasanto kapbalancis.

“Komunume dividi la tutan grenon, tio estos laŭ justeco,” — pasie diris Mikaelo.

La vizaĝo de Mario ekruĝiĝis. “Dividu!” — ŝi diris sin levinte. “Kion ci atendas? Por mortaĉi? Nelonge bezonas atendi…”

Mikaelo ekvolis fumi. Li deŝiris peceton da papero, sed tabakon ne havis… Kolere li forĵetis la paperon kaj tabaksaketon…

“Mia filo…” diris la pasanto… “Niaj vilaĝanoj longe malsategis. Fine ili kolektiĝis… Ekbruligis faskon da pajlo… iris al Tolopov, al biendomo… Mia filo, Paŝa, diris al mi: ‘Paĉjo! Ĉiuj iris, iros, kaj ni serĉos justecon…’ Ni nin vestis, ŝuojn surmetis… Homamaso plimultiĝis… Alvenis al la biendomo… Oni devas kompreni… Ĉiuj malsategis… Pro ŝuldoj de imposto… Multajn inter ni oni enkarcerigis… en malvarman ĉambraĉon, kvazaŭ haringojn en barelo… Nek stari nek sidi… Aero mankas… Spiri oni ne povas. Kaj la estro levis la lipharojn kiel blato kaj diris: ‘Ne, grandaj sinjoroj, oni povas staradi.’ —”

“Nun, kiam alvenis ĉiuj al la biendomo, ili freneziĝis… Mi rigardas. Flamo brulegas… Ĉio polviĝis… Kaj matene mi aŭdis: Soldatoj alvenis… Ĉiuj eliris. Oni la soldatojn vicigis. Ili levis siajn pafilojn… Virinoj ekploregis… Viroj kriegas: ‘Donu panon! Per kugloj ne nutru nin’!”

“Mi rigardas — juna soldato… Similas mian filon Paŝan… Ne, mi pensis, li ne levos sian brakon… Sed, mi vidas, la oficiro svingis per naztuko… Paf — paf!”

En la kabano ekregis silento. Oni aŭdis la neĝon frapantan al la fenestro. Mikaelo severe rigardis sur la teron kaj ofte movetis makzelon.

“Bonega estis mia filo, juna, gaja, laborema. Oro — ne filo. Jes, la ĝojo estis mallonga, sed la malĝojo longega! Mi maljunulo restis viva, sed kuglo atingis lin… Nu, maldolĉe estis por mi… Sed kiam oni kvietigis nin… Mi estis ĝoja pri Paŝĉjo… Sen turmentoj li mortis. Ha! kiom da homoj oni turmentis…

El rusa lingvo trad. Rjabuhin (4880).

— paĝo 6 —

506 — SENNACIULO

burĝaj ĵurnaloj kaj gazetoj pri la distro de l’ klientoj.

La agrabloj de l’ resaniĝado

Proksime de l’ stacidomo leviĝas tri grandaj salejoj (“gradirdomoj”), kie la salakvo saliĝas per vaporigo), de sur kiuj malsuprengutas ĉiutage 750 kubikmetroj da salakvo 12—27%-a. Ĉirkaŭas la gradirdomon “Luize” granda malfermita kaj aerumita koridoro, kiu estas ĉie ŝirmita kontraŭ la klimat-diferencoj. Jen bona inhalejo por dumhoraj restadoj, enspirado kaj gimnastiko. Enkonstruita porkuŝa halo donas okazon por laŭvola ripozo. Precipe profitas tiun okazon gastoj de la burĝa klaso. Kvarfoje semajne de la 16-a ĝis 18-a horo koncertas muzika orkestro senpage je la dispono de l’ pacientoj.

Salakvaj banoj estas liverataj laŭ la receptoj de l’ kuracistoj speciale: “kun acido kaj konifera ekstrakto” en la banaj instalaĵoj. La trinkhalo disdonas senpage kaj ĉiutage diversprocentan salakvon regule de la 7½-a ĝis 8½-a kaj de la 18-a ĝis la 19-a h.

La favora lokiĝo de l’ banloko, ĉar ne ekzistas fabrikoj kaj laborejoj malsanigaj, sed pro salakvo kaj konifera bonodoro pura aero, promesas al ĉiuj pacientoj, ĉu forte aŭ malforte suferantaj, resaniĝon, aŭ minimume pliboniĝon de ilia sanstato. Malsanaj Gek-doj, malsanemaj laboristoj kaj metiistoj, ekspluatataj en ĉiufakaj laborejoj, nepre devas postuli restadon en resanigejo por fortigi siajn korpon kaj menson.

Tro rapide forflugis mia unumonata restado en tiu resanigejo, kvazaŭ febra sonĝo. Ree en mia grandurba loĝejo kaj polvoplena laborejo, mi spertos verŝajne la maldaŭremon de mia resaniĝo. Ni batalu por plena forigo de la malhigienaj vivkondiĉoj! Tiam ni ne plu bezonos kuracejojn, kiuj nur dumtempe povas efiki je la sanstato, sed ne neniigas pordaŭre la malsanojn kreskantajn kaj prosperantajn en proleta mizervivo. (265)

“POR NOVA MORARO”

La murgazeto de l’ kvina etaĝo

En “La Lernanto” n-o 5 (majo 1929) oni povis legi koncizan klarigon pri la vorto “murgazeto” al unu demandinta K-do. Certe ekzistas multaj aliaj K-doj, kiuj neniam antaŭe aŭdis ion pri la signifo de l’ murgazetaro en Sovetio. La sekvanta priskribo el praktiko povas doni al niaj legantoj sufiĉe klaran imagon pri tiu objekto. La subtitoloj estas niaj. — Red.

La unua regiona (kelk-gubernia) konsiliĝo de laborist-kamparanaj korespondantoj donis kiel decidon la agitvorton: ĵurnalojn kaj gazetojn pli proksime al la amasoj!

Se oni en la laborejoj kaj fabrikoj la centron de la laboro kun murgazetoj transmetas en la korporacion, en la ĉeneron [?], tiam la murgazeto de loĝbienaj aŭ loĝkonstruaj kooperativoj devas plenumi la saman laboron en domo kaj eĉ en aparta etaĝo de granda domo. La lab.-kamp. korespondantoj de l’ Moskva-Narva regiono de la urbo (Leningrado) komencis jam praktikan plenumadon de tiu ĉi decido. Ne pasis monato, kiam la regiono havis jam 70 domajn kaj unu etaĝan murgazetojn.

La vivo kaj batalo de tiu ĉi etaĝa murgazeto meritas apartan atenton, ĉar ĝi antaŭanoncas decidan transformon de l’ moraro en tiu domo.

Ĝi havas la nomon “Por nova moraro”. Ĝi naskiĝis dum la unua konsiliĝo en kvina etaĝo de la domo n-o 11 en Narva-stratego de Leningrado. Ĝian naskiĝon eldevigis akra batalo kontraŭ malutilaj elementoj inter la loĝantaro de l’ domo, kontraŭ kiuj ne povis helpi nek decidoj de la komunaj kunvenoj de domloĝantaro, nek punoj de la milicio.

La ekscesuloj de la domo n-o 11

La domo n-o 11 en stratego Narva havas 930 loĝantojn, el kiuj 453 estas gelaboristoj kaj 103 senlaboruloj. Ĝi akiris al si malbonan famon: en ĝi loĝadas multe da ekscesuloj¹ kaj diboĉuloj, kaj ĉiujn antaŭis, rilate al eksceso, la kvina etaĝo de la domo. Tie ĉiam estis la infero: drinkoj, diboĉoj, ludkartaro, insultoj, malĉasteco neniam ĉesis, nek dum la tago, nek dum la nokto, nek ĝis la ricevo de l’ labormono, nek post ĝia ricevo. Oni ĉion faris tie malkaŝe kaj al ĉiuj, kiuj kuraĝis ion kontraŭfari, minacis la tranĉilo. La etaĝon malliberigis la ekscesuloj. La vivo en ĝi fariĝis netolerebla.

Sed jen aperis la unua numero de la etaĝa murgazeto. Al ĝi apenaŭ iu donis atenton. Post semajno aperis dua numero. Tiam komenciĝis jam la paroladoj. La murgazeto starigis kiel sian taskon, organizi moraran anguleton en la kuirejo kaj atingis tion. La loĝantaro partiiĝis je du partioj: por kaj kontraŭ la murgazeto.

La murgazeto kiel edukilo kaj batalilo

Numero tria eliris denove post semajno. Ĉirkaŭ ĝi oni jam arigis la aktivulojn, kaj ĝi atakis pli kuraĝe la ekscesulojn. La lastaj, vidante, ke kontraŭ ili oni kondukas la atakon, distranĉis per tranĉilo la murgazeton. Sed ĉi tiu daŭrigis sian aperadon regule dum la sabatoj. Numero kvara faris elpaŝon por interna ordo, por pureco, por eduka laboro.

La murgazeto proponis demeti “miraklofaran” ikonon, pendantan en la komuna kuirejo depost la tempo de regado de caro Nikolao. Rezulte kontraŭuloj de la murgazeto plimultiĝis je deko da preĝantoj-maljunulinoj.

Ĝia kvina numero, kun dek notetoj kaj desegnoj, starigis la demandojn tiel akre, ke oni elvokis ventegon da disputoj, eĉ batalojn ĝis la unua horo nokte. La ekscesuloj perdis la lastan simpation ĉe la loĝantaro, kaj ili komencis, sentante lastajn horojn de sia regado, furiozan atakon. Ilin organizis konata demagogo, drinkulo kaj insultulo Galenĉak. La aktivulojn de l’ murgazeto oni submetis al sensenca persekuto. La virinoj ploris, timante pro la edzoj, labkor-oj¹; la edzojn oni primokegis pro iliaj edzinoj-labkor-inoj.

Atakoj… kontraŭatakoj

La ekscesuloj ne nur atakis la aktivulojn, sed kuraĝis laŭlitere klaĉe malŝatigi la murgazeton. Galenĉak deŝiris la noteton, kiu parolis pri li. La redakcia kolegio kontraŭatakis la ekscesulojn, kaj sekvantan tagon komuna kunveno de l’ loĝantaro de la domo mallaŭdis la ekscesulojn kaj postulis puni ilin.

Galenĉak organizis komunan fronton el ekscesuloj, drinkuloj kaj preĝantinoj, perdintaj la ikonon. Li kolektis 33 subskribojn sub provoka raporto, en kiu oni kulpigis la murgazeton kaj komunistojn pro rompo de “trankvila vivo”.

Responde eliris numero sesa de l’ murgazeto, en kiu oni senmaskigis la farojn de la ekscesuloj. Pli multe ol duono de la loĝantoj en la domo stariĝis por la murgazeto. La redakcia kolegio konsistis jam el 8 personoj, el kiuj 5 estas senpartiaj kaj 3 virinoj. La tuta loĝantaro prenis flankon de la murgazeto. La ekscesuloj perdis ĉian simpation. Galenĉak petis amnestion. La vivo en la etaĝo ŝanĝiĝis…

La transformiĝo de la moroj

Fariĝas nova morara revolucio. La etaĝon oni ne povas rekoni. Nun oni trovis la mastron, pri kiu pensis kredeme la maljunulinoj, kaj la mastron efektivan, konscian, kiu estas pli forta ol iu supre starigita. Ĝi estas la aktivularo, konscia parto de la gelaboristaro, kiun trovis, elektis kaj organizis la murgazeto.

Ĉe l’ nova mastro estas nova vivo. La ekscesulojn oni ne vidas: oni malebligis ilin ekscesi. Se iu drinkas, tiam li silente eniras sian ĉambron, blekas, ĝemas, sed ne diboĉas. Eĉ “kantantaj birdoj”, kiuj inter boteloj da alkoholo kantis pli frue ĝis la mateno, nun silentiĝis. La karnavalo pasis sen bruo kaj skandalo. Se ĝis nun oni postulis dum grandaj festoj la rapidan medicinan helpon kaj milicianon, tiam nun ne plu estas bezona eĉ la kortisto. La kvina etaĝo paŝis al nova vivo, pri kiu ĝi ne eĉ povis revi du monatojn antaŭe.

La murgazeto daŭris aperadi regule dum la sabatoj. Ĉe la tempo de loka konsiliĝo de labkor-oj oni eldonis n-on 8. La ĉefan atenton oni donis al mastruma servo kaj al eduka laboro. Ankaŭ ĝi ne forgesis la ŝparkasan kompanion, batalis ĝi plie kontraŭ panikuloj en provizumado.

Malfacila estis la vojo de l’ unua etaĝa murgazeto, tamen ĝi estas jam trairita. Nun ĝi transportis sian provon en aliajn etaĝojn de l’ domo. Estas jam organizita murgazeto en la dua etaĝo, oni preparas ĝian aperon en la tria… Oni devus enkonduki en aliaj domoj samon laŭ tiu ĉi modelo. Ne alia gazeto povas esti tiel proksima, tiel organize kun-

¹ La verkinto proponas la vorton “huligano” (el angla lingvo), kiu komencas internaciiĝi k evidente akceptiĝis ruslingven. Ni ne riskas decidi pri neceso k uzindeco de tiu vorto. — Red.

¹ Labkor-oj = laboristaj korespondantoj.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 507

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

18. Pri la historio de l’ himno: “La Internacio”

En 1792, kiam la revolucia Francio estis minacita de la koalicio el despotoj, “perfiduloj, reĝoj-konspiruloj”, Ruĵe de l’ Il (france: Rouget de l’ Isle) donis al ĝi ĝian nacian himnon La Marsejezon. Kaj la sorto de la strofoj de Ruĵe de l’ Il estis tia, ke dum la paso de l’ 19-a jarcento, en ĉiuj horoj de demokrata ekagitiĝo, ili estis eksonigataj spontane de la popoloj leviĝantaj. Malpermesite sub la Restarigo¹, La Marsejezo reviviĝas ĉe la suno de julio 1830. Malpermesite sub la monarkio de julio, ĝi reviviĝas en la eklumoj de februaro 1848. Malpermesite ankoraŭ la tagon post la 2-a de decembro, ĝi reekvivas neforgeseble je la 4-a de septembro 1870: kaj la infanoj, kiuj neniam aŭdis ĝin, scias ĝin tiel bone kiel la maljunaj. Sama sorto de La Marsejezo en eksterlando: oni kantas ĝin en Bruselo, placo de l’Monfarejo, la 25-an de aŭgusto 1830; oni kantas ĝin en Berlino la 18-an de marto 1848; oni kantas ĝin en Lisbono, la 4-an de oktobro 1910, kiam la portugala popolo forĵetas la monarkion de l’ familio Orleana kaj proklamas la respublikon. Tiel, oni povas diri, Francio donis sian himnon de espero kaj de batalo al la eŭropa demokratio.

Per kurioza koincido, la laborista Francio, la franca socialismo, donas, pli malfrue, al la revolucia socialismo internacia sian himnon de depostuloj kaj de batalo: la Internacion.

Sed nur je la fino de l’ 19-a jarcento — tiam, kiam depost 1840 proksimume, la socialismo en pli malpli rekta maniero miksiĝis kun la vivo de l’ nacio — la francaj socialistoj akceptos la strofojn, kiuj vere estos iliaj kaj kiujn ili donos al la mondo.

En 1848, Petro Düpon’ (fr.: Dupont) momenton estis la interpretisto de l’ proletaj depostuloj, kun sia belega Kanto de l’ Laboristoj, kiun admiris tiel forte Bodeler’ (fr.: Baudelaire):

Ni, kies lampo en maten’
Ĉe l’ krio de l’ kok’ relumiĝas,
Ni ĉiuj dungitoj en katen’,
Laborante jam antaŭ tagiĝas,
Ni, kies brakoj, man’ kaj pied’,
La tuta korp’ luktas sen ĉeso,
Sen pormorgaŭa vivrimed’
Kontraŭ la frosto de l’ maljuneco,

Nin amu; se eblas, distingu
Kuniĝe por trinki en rondo,
Ĉu silentu kanono aŭ tondru,
Ni trinku
Pro l’ sendependeco de l’ mondo.

La idealistaj laboristoj de Düpon’ adoras la naturon, prikantas la grandajn arbarojn kaj iliajn favorajn ombrojn:

Dume sang’ nia ruĝa bolante
Fluas flamege tra vejnoj niaj,
Ni plezuriĝus sunumante
Kaj en kuŝiĝ’ sub kverk-folioj.

Sed pli ankoraŭ ol la Kanto de l’ Laboristoj, la socialistoj el 1848, tute sub la influo de la tradicioj el la Franca Revolucio, eksonigas la rekantaĵojn de 1792 kaj 93, kaj la kunsidoj de iliaj kluboj, de l’ klubo Blanki (france: Blanqui) kiel de l’ kluboj Raspaj (france: Raspail) kaj Barbès, estas preskaŭ ĉiam finataj per la strofoj de La Marsejezo kaj la Kanto de l’Ekiro.

Sekvantan tagon post la Komuno, kiam la Franca Laborista Partio kaj la diversaj socialistaj grupiĝoj organiziĝas, iliaj anoj ekkantas, dum siaj manifestacioj kaj siaj familiaj festoj, ĉu la Karmanjolon de 1793, al kiu estas aldonita strofo rilata al la pariza ribelo de 1871¹, ĉu diversajn kantojn hodiaŭ iom forgesitajn. Estas menciinda La Mariano, de l’ iama komunano Suätr’ (fr.: Souêtre), kiu, de 1883 ĝis 1889, konis veran furoron:

Nom’ mia estas Mariano
Nom’ fama tra l’ tut-univers’,
Kun gest’ mi brava kaj profana
Ruĝĉapon portas en transvers’.

De Aĥilo Lerŭa (fr.: Le Roy) estas La Kanto de l’ Proletoj:

Antaŭen, Proletaro!
Batalu por la Egalec’!
Tiran’ kaj sekvantaro,
Vi cedu al la Liberec’!

La blankistoj akceptas kun prefero en siaj grupoj kanton, kiu rememorigas samtempe pri jaro 93 kaj la Komuno kaj kies tiujn du strofojn ni citas:

Simplul’, ĉu ci ne kredas?
Venis temp’, ke ci ekvekiĝu,
Lon Ler’²
Simplul’, ne kredas ci,
Venis temp’, ke ci ekvekiĝu,
Lon la²!

Dormem’ longtempa jam finiĝu:
Estas liber’ en ĝem’ kaj plor’.
Simplul’, Simplul’,
Leviĝu, jen l’ aŭror’!
Vivu Komun’, lon ler’!
Vivu Komun’, lon la!

Simplul’, ĉu ci ne aŭdas
Moki burĝon cian mizeron?
Lon la!
Li diras pri sang-degenero,
Cia ras’, iam tiom fiera
Fleksiĝas ĝi nun en angor’.
Simplul’, simplul’,
Kia iĝis cia kor’?
Vivu Komun’, lon ler’!
Vivu Komun’, lon la!

Iom post iom tiuj ĉi diversaj strofoj, kiuj respondas al la diversaj tendencoj kaj diversaj momentoj de l’ socialista evoluo, faros lokon al La Internacio.

Kiuj estas ties aŭtoroj? Ili nomiĝas Eŭgeno Potje (france: Pottier), por la paroloj; Degeter (fr.: Degeyter), por la muziko.

Aleksandro Zévaes. Trad. N. B.

(Daŭrigota.)

¹ Reakcia, monarkia periodo en Francio (1814—1830). — Trad.

¹ Jen tiu ĉi strofo:

Vivu Komuno de Pariz’,
Mitraloj ĝiaj kaj haŭbiz’!
La Komun’ post milit’
Nomas sin nevenkit’.
Ĝi havos sian venĝon:
Vivu la son’,
Vivu la son’ de l’ kanon’!

² Netradukebla interjekciaĵo. — Trad.

ligita kun la moraro de gelaboristoj kaj iliaj familioj, kiel la doma murgazeto. Tiu ĉi afero efektivigas la decidon de l’ IV-a tutsindikata konsiliĝo de labkor-oj pri amasa alkonduko de pretaj laboristaj tavoloj al kreada laboro por-socialisma pere de l’ gazetaro.

Laŭ artik. de K-do Kun esp-igis V. Kurmanojev.

DISKUTEJO

“Kial nudkulturo?”

Mi miras pri la opinioj eldiritaj de kelkaj K-doj en “S-ulo”. Strange ŝajnas al mi, ke ili ne simple propagandas proprajn ideojn, sed miksas ilin kun devoj de SAT-anoj. Ili konsideras SAT kvazaŭ “sakon plenan da ĉio…” Kaj alligante al SAT diversan idearon oni perdas, forkolorigas la ĉefaĵon: “Proletece! Sennaciece!”

SAT estas unuecfronta organizo, ĝi helpas al diversaj proletaj organizoj kaj toleras diversajn partiajn proletajn tendencojn. Tamen tio ne signifas, ke SAT ne havas kriterion. Ĝi devas esti kaj estas: “Sennaciece!”

Konkrete: mi volas unue kontraŭdiri al K-dino 2055 pro ŝia “Kial nudkulturo?”, kie ŝi atestas: “Ni SAT-anoj el la tuta mondo almenaŭ estu sinceraj, ankaŭ tiurilate estu batalantoj kaj rompu kun la tradicio…” Alivorte ŝi alvokas al komuna banado de la Ge-SAT-anoj! Al mi ŝajnas, ke tiun ŝarĝon SAT sur sin ne devas preni. Agu do speciala sportasocio, en kiu partoprenu interesitaj SAT-anoj. Aliel povos okazi jeno:

A: Kiuj estas SAT-anoj?

B: Nu, tiuj, kiuj komune, viroj kaj virinoj, sin banas…!

Certe “nudpropagando” ne devas esti kunligata kun devo de SAT-ano. Vere, SAT estas “la plej maldekstra” organizo en la mondo rilate al gentaj kaj religiaj antaŭjuĝoj. Ĝiaj anoj, “la satanoj” (diabloj), forlasis, se ne materie, almenaŭ mense, la karan kaj netuŝindan en burĝa socio nomon: Patrio! Anstataŭ patrolingvo ili preferas uzi internacian lingvon, aplikante ĝin en mondskalo por helpo al Proletaro. Tio estas ĉiam nia kriterio. Mi ne kontraŭas, ke SAT-anoj propagandu nudkulturon, sed ili ne ligu tion kun SAT-ana devo: aliel okazos konfuza miskompreno, ĉar vere estas ankoraŭ tro kritika konsidero al nudproblemo flanke de nuna socio kaj eĉ de SAT-anoj.

Vik Zimin (6184), Taŝkent¹.

¹ Kion la K-do diras krome pri la seksa temo, ni ne enpresigas, ĉar ni fermis la diskuton pri tiu temo kun la publikaĵo en n-oj 253/254. — Red.

Korektoj. En n-o 255, pĝ. frunta, 3-a kol., 9-a lin. de supre, legu “tion” (anst. tiom). Sur pĝ. 474 la titolo kompreneble devas teksti: “Tre notinde!” Pĝ. 478, 3-a kol., lin. 28 de supre legu “ombro” (anst. nombro), lin. 33 “ĉu” (anst. ĉiu).

— paĝo 8 —

508 — SENNACIULO

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

Kion celas la instruistinoj en la mondo?

De franca instruistino, SAT-anino, ni ricevis jenan, tre interesan kaj objektivan artikolon:

Akiri la saman rajtaron, kiun ĝuas iliaj instruistaj K-doj! Saman salajron, saman spiritkulturon! Longdaŭran, pagatan pronaskan libertempon! Plenan liberecon rilate sian privatan vivon! Sian rajton partopreni socian kaj politikan vivon! — La instruistinoj, vere konsciaj pri sia sociklaso kaj celantaj akiri sian emancipiĝon, nepre aliĝu al: Internacio de la Gelaboristaro de l’ Instruado, kies ĝenerala sekretario estas: K-do Vernochet, 8, avenue Mathurin-Moreau, Paris 19-e.

Alvoko de la feminismaj grupoj de la Internacio de la Gelaboristaro de l’ Instruado al la tutmondaj instruistinoj

Karaj K-dinoj! Preskaŭ ĉie la instruistoj elportas dolorigan ŝtatan perforton: sed por la instruistinoj ĉi tiu ŝtata perforto estas pli akre sentebla. En preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo la edukistino elportas sian virinan sklaviĝon. Kiam ŝia profesia klereco ne estas mallongigita kaj ŝia salajro malaltigita, tiam la leĝo (ofte), la tradicio (ĉiam) deprenas de ŝi la plej ĉefajn rajtojn al la privata, familia kaj socia vivoj.

En Anglio, Svisio, Svedio, Finnlando ktp…., en dek eŭropaj landoj, la salajro de la instruistino estas malpli alta ol tiu de ŝia instruista K-do. En kelkaj landoj (Svedio, Holando, Finnlando ktp.) la instruistinoj komisiitaj por la tiel delikata edukado de la plej juna infanetaro en la “malgrandaj lernejklasoj” estas konsiderataj kiel “malsuperaj” edukistinoj: tial ilia pedagogia sciado estu negrava kaj ilia salajro nur duona!…

Estas landoj (Germanio, Anglio, Svisio, Holando ktp.), kie al la instruistino estas malpermesite edziniĝi: ŝi ne rajtas fondi hejmon! Se ŝi edziniĝas, ŝi estas devigata eksiĝi el sia ofico.

En kelkaj landoj (Rumanio, Svedio, Italio, Finnlando, Luksemburgo) la edziniĝinta instruistino ne rajtas ricevi pronaskan libertempon plen pagatan. En la momento, kiam pligraviĝas ŝiaj bezonoj kaj zorgoj, la instruistino estas devigata pagi, el propra mono, sian anstataŭantinon!

Ĉie — escepte eble en la Sovetaj Respublikoj — la moralo politik-religia de la burĝaro trudas al la privata vivo de la edukistino siajn stultigajn antaŭjuĝojn. En ĉiuj kapitalistaj landoj oni plie povas konstati oficialan emon al la viriniĝo de la edukista profesio. Pri tio ni ne estas trompataj. Ni ja scias, ke la regantoj preferas labor-virinaron nur tial, ĉar ili opinias, ke jam senigita je siaj sociaj kaj politikaj rajtoj, la virino ne kuraĝos postuli pri siaj profesiaj rajtoj.

Esperu nenion atingi ĉe la registaroj pli malpli demokrataj — eĉ en landoj, kie virinoj rajtas baloti kaj esti elektataj. La emancipiĝo de la instruistinoj realiĝos nur el agado de la instruistinoj mem, helpe de la cetera gelaboristaro, gefrataj samklasanoj.

La instruistino staru unuavice ĉe la feminisma movado, same, kiel ŝi estu en la mezo de la tutlaboristara movado!

* * *

Al vi, K-dinoj instruistinoj, jam aliĝintaj al sindikatoj, koleginoj en landoj, kie aparta situacio vin devigis fondi specialajn asociojn de instruistinoj (Anglio, Svedio), al vi ankaŭ, izolaj koleginoj aŭ aninoj de gravaj “neŭtralaj” asocioj, la feminismaj grupoj de la Franca Federacio de la Laika Instruado

[BILDO p.8 | 38,30,64,54] Desegnaĵo (sovetia afiŝo): portreto de laboristino kun kaptuko kaj serioza vizaĝo; en la mano ŝi tenas ilon, en la fono fabrikaj kamentuboj.

Sovetia afiŝo: “La nova virino”

direktas sian tutfratan saluton kaj konsilas vin senprokraste aliĝi al la sola internacia proletara organizo celanta la profesidefendon de la tuta tutmonda geinstruistaro: La Internacio de la Gelaboristaro de l’ Instruado. Kaj ni insiste vin petas respondi al ni por daŭrigi la rilatojn kaj por realigi la internacian kunligon inter la du milionoj da edukistinoj en la mondo.

* * *

En Francio, laŭ pedagogia vidpunkto, ni estas sampreparitaj kiel niaj instruistaj kolegoj, kaj tiuj, kiuj sin dediĉas al la infanetara edukado, ricevas egalan salajron.

Post pli ol dekjara batalo ni sukcesis akiri la salajregalecon, al kiu kontraŭstaris la regantoj kaj grava parto el la instruistoj mem! Sed el ĉiuj ŝtatoficistoj ni estas la solaj ĝuantoj de tiu salajregaleco. Certe ni rajtas edziniĝi, kaj ni ne povas imagi pri tio, ke en kelkaj landoj tiu rajto ne ekzistas. Je ĉiu nasko ni ĝuas pagatan libertempon je du monatoj (1 monaton antaŭ kaj 1 monaton post la akuŝo). Ni opinias tion nesufiĉa.

En Francio la virino ne rajtas baloti. Ni tamen partoprenas la socian batalon. Okazis, ke kelkaj el niaj K-dinoj estis juĝpersekutataj kaj kondamnataj je gravaj monpunoj aŭ je malliberejo pro sia agemo pacifista, politika, sindikata kaj socia. Ni helpas niajn K-dinojn laboristinojn, por ke oni apliku al la virino la principon: “Por egala laboro oni pagu egalan salajron.” Ni batalas por tutlibera patrineco, por tio, “ke la patrineco estu konsiderata kiel socia funkcio”. Ni batalas por malaperigo de la loĝejaĉoj, celante plibonigon de la infanara stato. Ni precipe batalas kontraŭ la militon kaj nia propagando estas trafa.

Kaj vi, K-dinoj? — Kia estas via situacio? Kial estas limigataj viaj rajtoj? Kia estas via agado? Skribu al ni. Respondu jenan demandaron:

  1. Ĉu en via lando la instruistinoj estas devigataj partopreni samajn kursojn kaj ricevi samajn kulturatestojn kiel la instruistoj? Ĉu en la pedagogiaj (geinstruistaj) lernejoj la gelernantoj estas kuninstruataj kune? Ĉu la instruistoj sin dediĉantaj al infanetaraj lernejoj partoprenas specialan ekzamenon?

  2. Ĉu la salajroj, la monhelpoj, la pensioj de la instruistino estas egalaj kun tiuj por instruisto? Kia estas via agado por atingi salajregalecon? Ĉu la instruistinoj estas helpataj de la instruistoj? Ĉu la instruistinoj estas grupigitaj en specialaj organizoj? Kiaj? —

  3. Ĉu la instruistino rajtas edziniĝi daŭrigante sian edukan oficon? Ĉu ĉiam estis tiel? Ĉu la instruistinoj estas pli multnombraj ol la instruistoj? Laŭ kia proporcio? Kiaj estas la kaŭzoj? —

  4. En kiaj cirkonstancoj la vidvino de instruisto oficanta aŭ pensiita rajtas ricevi pension? Ĉu la vidvo de mortinta instruistino, pensiita aŭ ne, rajtas ricevi pension? Ĉu la fraŭlaj instruistoj kaj instruistinoj pagas al speciala kaso por vidvinoj kaj orfoj? Ĉu la edziniĝintaj instruistinoj pagas al ĉi tiu kaso tiom, kiom pagas la edziĝintaj instruistoj — eĉ se tiu kaso ne pensiumas la vidvojn?

  5. Ĉu la instruistino rajtas havi pronaskan libertempon? Kiom daŭra? Ĉu ŝi estas devigata pagi sian anstataŭantinon el propra mono? Ĉu oni toleras, ke instruistino estu patrino ekster la edziniĝo aŭ ke ŝi kunvivadu kun la amiko, kiun ŝi elektis?

  6. Ĉu en via lando la instruistinoj rajtas baloti? Ĉu ili partoprenas la feminisman kaj profesian movadojn? Ĉu en la instruada fako ekzistas feminismaj grupoj?

  7. Kiaj estas viaj postuloj laŭ profesia, socia kaj politika vidpunktoj? Kiaj estas viaj plej efikaj batalrimedoj?

Sendu la respondojn al: K-do Boubou (sekretario de la pedagogia esp. servo), 96, rue St. Marceau, Orléans (Loiret), Francio.

La Centra Komitato de la feminismaj grupoj de Franca Federacio de Laika Instruado.

[REKLAMO p.8] En katenoj de la maljusteco — Virina Krestomatieto — 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. — Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 9 —

TRA ESPERANTIO

POSTKONGRESA TRANKVILO

Apenaŭ la 9-a SAT-Kongreso finiĝis, k jam ree en Leipzig estas ĉio “trankvila”. Nur ankoraŭ kelkaj K-doj troviĝas ĉi tie¹, iuj eĉ deziras resti, sed la aliaj en sekvantaj tagoj ankaŭ forlasos la urbon. Permesu, ke en nuna “trankvilo” mi esprimu iome impresojn pri la kongreso.

Multaj Gek-doj, pli multaj, ol la Kongresa Komitato imagis al si, kvazaŭ surprize atakis la urbon Leipzig per sia vizito. Ne mirinde estas pro tio, ke la Gek-doj en la akceptejo preskaŭ ne kapablis, laŭ gusto de ĉiuj kongresintoj k plej rapide plenumi sian malfacilan taskon. Tamen mi deziras k esperas, ke finfine ĉiuj Gek-doj kongresintaj komprenu tiun malfacilan taskon de la akceptintoj k pardonis jam eblajn malagrablojn.

Ĝenerale certe la Gek-doj, kongresintaj por komuna laboro, laŭcirkonstance povas esti kontentaj. Speciala laboremo evidentiĝis dum la laboraj k fakaj kunsidoj, kiuj — escepte nur malmultaj okazoj — entute estis tre bone vizititaj. La diskutoj ofte estis iom tre, aŭ ni diru, tro pasiaj, kio tamen ne povis malhelpi, ke finfine la Gek-doj unuanime akceptis la gvidan rezolucion por estonta komuna laboro.

En multaj fakkunsidoj la Gek-doj speciale traktis la utiligadon de esp-o al la speciala laborista movado. Sed mi avertu: la partoprenintoj ne imagu al si, ke nun tuj montriĝos gravaj rezultoj en koncernaj organizoj pro tiuj fakkunsidoj. Nia antaŭenmarŝo en ĉiuj laboristaj rondoj finfine nur dependas de nia individua k kolektiva laboro en tiuj organizoj. La fakaj kunsidoj nur pridiskutis la eblajn vojojn, preparis komunan “atakadon”, sed la efektiviĝo de la planoj difinitaj en la fakkunsidoj neniel progresos, se vi, la pioniroj de la laborista esperanta movado, ne faros vian devon.

“Amuzaj” aranĝoj dum la kongreso ne estis multnombraj. Kelkajn horojn la Kongresa Komitato difinis por tiu celo, sed eble al iuj kongresintoj tiu tempo ne sufiĉis. Ni sincere konfesu, ke la kongreso unuavice estis aranĝita, por okazigi la laborajn k fakajn kunsidojn. “Amuzaj” aranĝoj nur enteniĝis en la programo por ebligi al la laborantoj dumkongresaj iometan distriĝon. Neniu plendo pri manko de tiaj aranĝoj ĝis nun venis: Ĉu do ĉiuj Gek-doj plene konsentis al tio?

Dum la burĝaj gazetoj tute ignoris la kongreson de la proletaj esp-istoj, la laborista gazetaro de Leipzig des pli atentis nian 9-an SAT-Kongreson. Ĉiutage aperis longaj raportoj pri niaj aranĝoj, kiuj laŭ speciala tendenco de la gazetoj respegulis la ofte tro pasian diskutadon dumkongresan. En la komunista gazeto krome ĉiutage aperis speciala rubriko en esp-o kun novaj sciigoj “El tuta mondo”. Kiel nun montriĝas, ne nur la gazetoj de Leipzig, sed multaj laboristaj gazetoj alilokaj ankaŭ jam, raportis pri nia kongreso.

La Proletaro neesp-ista tre interesiĝis, la kongreso ne estis nur aranĝo de la esp-istoj, sed la tuta organizita laboristaro tre simpatie partoprenis niajn aranĝojn. Tio pruvas, ke ni ne estas ia sekto, ke ni estas jam forte ligitaj kun la tuta klaskonscia laboristaro. Kaj tiun vojon ni surpaŝu ankoraŭ pli atenteme, ĉar nur tiam ni plej sukcese kapablos utiligi esp-on por la ĝenerala ĉiufaka laborista movado tutmonda.

La kongreso finiĝis; ne ĉio funkciis tute glate, laŭdezire. Tamen ni esperu, ke la 9-a SAT-Kongreso signifu ne malatentindan paŝon antaŭen al nia celo: Esperanto fariĝu la dua lingvo de ĉiu Proleto en tuta mondo, esp-o estu en la praktiko unu el la plej valoraj rimedoj en la revolucia klasbatalo, por la finvenko de la Proletaro, por la Socialismo!

Laboru, luktu, batalu ni ankaŭ en estonto komune! Neniam ni laciĝu k bone ni atentu, ke nia organizo restu vere klasbatala, proleta organizo unueca!

715 — Leipzig.

¹ Je la 11. aŭg. — Red.

SOVETIANOJ KAJ 9-a SAT-KONGRESO

Speciale por kontentigi la diversajn demandojn de sovetiaj Gek-doj, ni ĉi sube simple konigas la ricevitan dokumenton. Pli detala klarigo de la tuta afero certe ne necesas, ĉar tiu “kultura dokumento” ĉion mem rakontas.

Responde al petskriboj, permesi ankaŭ al la sovetiaj Gek-doj, petintaj vizon por eniri Germanion, la partoprenon ĉe la 9-a SAT-Kongreso, la germana registaro, pli precize ĝia “Oficejo por eksteraj aferoj”, sendis jenan “kulturdokumenton”:

“Berlin, la 30-an de julio 1929. Mi honoras, plej sindoneme kvitanci la ricevon de viaj komplezemaj skribaĵoj de 20. k 26. de julio k.j. k samtempe sciigas al vi, ke la Oficejo por Eksteraj Aferoj rajtigis la germanan ambasadoron en Moskvo, doni la enirpermeson por Germanio al s-roj Drezen k Demidjuk. — La Oficejo por Eksteraj Aferoj estis konsentema al tiu favoro, post kiam flanke de la reprezentanto de via asocio en Berlin tutklare estas deklarita, ke la mondasocio akceptos la nomitajn s-rojn nur kiel siajn membrojn, sed ne kiel reprezentantojn de iaj komunistaj esperanto aŭ aliaj organizoj k plue, post kiam la mondasocio sin ligis, zorgi pri tio, ke la s-roj el Moskvo detenos sin de ĉia politika agado en Germanio. — Komisiite: Heucke.” (715.)

La poŝto dum nia 9-a Kongreso

La Leipziga poŝtadministracio estis konsentinta instali poŝtoficejon en nia kongresejo. Subskribinta K-do, kiu estas mem poŝtoficisto, el la grupo Leipzig, deklaris sin preta transpreni la poŝtan servon dum sia regula libertempo. Per tio la Kongreso ŝparis la kostojn por la oficisto.

Oficiale devis esti malfermita la oficejo de la 4-a ĝis 8-a de aŭg. en la horoj 8-a—12-a k 14-a—18-a. Sed vere tute ne sufiĉis tiu tempo por la necesaj laboroj. Nia K-do nur povis fermi sian oficejon dimanĉon je 22.30 h., lundon je 20.30, mardon je 19-a, merkredon je 18.30 h. Nur ĵaŭde li fermis jam je la 15.30 h., ĉar li devis ankoraŭ samtempe redoni la kongres-stampilon k la aliajn poŝtajn objektojn. Eĉ dum la tagmezaj paŭzoj li ofte devis kontentigi klientojn. De lundo ĝis merkredo helpis libervole ankoraŭ dua poŝtisto, ankaŭ Leipziga grupano.

[BILDO p.9 | 61,30,78,43] Ronda poŝta stampo kun la tekstoj «LEIPZIG 4-10 AUG.», «8.8.29.10-11», «ESPERANTO SAT KONGRESO» kaj «MESSESTADT».

La poŝta stampo de l’ Kongreso.

Jen la ciferoj pri la faritaj laboroj en la kongresa poŝtoficejo:

Ekspeditaj poŝtaĵoj (kartoj, leteroj k presaĵoj):

je dimanĉo (nur posttagmeze) 573 pecoj
„ lundo 1114 „
„ mardo 1040 „
„ merkredo 614 „
„ ĵaŭdo 1089 „
Sume: 4430 pecoj.

Venditaj poŝtmarkoj: 5040 pecoj. Ties valoro reprezentas la sumon de 467 mk. g.

R. Schinkel.

El la Administrejo!

Atentu! Atentu!

Restis ankoraŭ kelkaj aĵoj de la 9-a Kongreso, kiujn transdonis la Kongres-Komitato al la Administrejo de SAT por vendi. Ni petas la Gek-dojn tuj vendi ilin, ĉar la provizo ne estas granda.

Kongres-Programo 0,25 mk. g.
Kongres-Insigno 0,30 „
3 div. foto-poŝtkartoj de la Kongreso, 12 pecoj 1,— „
Diversaj ilustritaj poŝtkartoj, 10 pecoj 0,50 „
Kongres-foto, 24×18 cm 1,50 „

Inkluzive afranko

— paĝo 10 —

NIAN SAT-MOVADON DEVAS KONSISTIGI PURE LABORISTAJ ELEMENTOJ

La sekvantaj konsideroj estas eltiritaj el letero de gvidanto de labkor-a rondo en Moskvo al eksterlanda labkor-o:

“Nia rondo pligrandiĝas. Ĉar niaj Gek-doj neniam ankoraŭ interkorespondis kun alilandaj gelaboristoj, ĉar neniu el ili posedis alian lingvon, la interkorespondada komenco donis al ili tre multe da novaj interesaĵoj. Iliaj unuaj respondoj aspektas preskaŭ same. Ĉar antaŭ ol respondi ili rigardas, kion skribas la plej sperta el ili. Sed nun, sendante leteron post letero, ili ekhavos korespondan sperton kaj memstarecon. Ili nun komencas pli serioze pripensi diversajn detalojn el sia vivo, kiujn ili tute malatentis ĝis nun. Jam nun mi rimarkas, ke la interkorespondado edukas en ili kleran klaskonscion… Vi imagu, kvankam ni en Sovetio ĉiam diras, ke ni estas ‘revoluciemaj esp-istoj’, kvankam ni ĉiam fieras, ke ni uzas esp-on por niaj klasaj bezonoj, sed ni konstatas, ke ofte ni propagandas esp-on neŭtralul-metode, kaj rezulte ni ĉerpas novan nian anaron ne inter gelaboristaro, sed inter intelektularo. Ni devas laboristigi nian movadon, kaj nur tiam ĝi estos ideologie pura. Sed por tiu celo ni devas tute ŝanĝi niajn propagand-metodojn.

“Jen mi provas ilin ŝanĝi. Mi ne propagandas esp-on. Mi nur tradukas la ricevatajn leterojn esperantlingve skribitajn. Mi nur tradukas esp-on la sendatajn respondleterojn. Kiam ni komencis nian laboron, neniu el la partoprenantoj tuŝis la lingvan problemon, neniu interesiĝis pri ĝi… Nun la gekorespondantoj postulas, ke ni organizu studrondeton. Mi respondas, ke ili ne serioze intencas tion, ke estas somero kaj ili lernos neregule. Mi elektos el la dezirantaj nur kelkajn plej diligentajn, plej lertajn. Mi instruos nur tiujn kapablulojn, kiuj estas aŭtoritataj en siaj laborejoj kaj fabrikoj. Jam post kelkaj lecionoj ili mem tradukos, ŝvitante, helpate de l’ vortaro, ricevitajn leterojn. Tio efikos la amason. Tio pruvos, ke esp-o estas lingvo tre facila, kaj se iu diros, ke la lingvo por li estas malfacila, oni respondos, ke oni devas studi, sed ne studaĉi.

“Alia grava momento estas plivigligo de l’ esp. movado en alilando: ni respondis al nacilingve ricevitaj leteroj esp-e kaj atendas kun granda intereso respondojn de tiuj unuaj K-doj, kiuj nun jam verŝajne kuradas de loko al loko serĉante tradukiston. Kion ili respondos al ni? Ja unu tia respondletero estas sendita al laboristo en Pariza aŭtomobilfabriko “Sitroen”, aktiva labkor-o. Dank’ al tia propagand-metodo ni kreos por esp. movado ankaŭ pli influhavan anaron. Ni devas ege zorgi pri ideologia pureco de nia movado. Ankaŭ niaj propagand-metodoj tial devas esti revoluciemaj. Ni neniam devas forgesi, ke revoluciema esp. propagandisto estas ne tiu, kiu neŭtraluleme babilaĉas pri perfekteco de esp-o, sed kiu jam nun aplikadas esp-on por bezonoj de sia klaso. Tiun testamenton ni neniam devas forgesi…

H. Ponjatovski (Moskvo).”


ESPERANTO ĈE LA PARTIOJ

En Varsovio okazis 20. k 21. julio landkongreso de l’ Pola Partio Socialista Maldekstra, kiun partoprenis 192 delegitoj k 676 gastoj. La kongresanoj tre favore rilatis al esp-o. Kiam aperis sur la tribuno la salutinto je la nomo de l’ varsoviaj k lodzaj prol. espistoj, K-do 10 750, li estis akceptata per laŭtaj aplaŭdoj. Aŭdiĝis ankaŭ post liaj paroloj elvokoj: “Vivu esp-o!”

La kongreso mem estis grandioza manifestacio kontraŭ la faŝisma diktatoreco en Polio, kontraŭ persekutoj k amasaj arestoj de aktivaj anoj de leĝa partio. Inter aliaj rezolucioj estis akceptata ankaŭ la jena:

“Konsiderante la gravan signifon, kiun havas esp-o kiel komprenilo por la internacia revoluciema proletaro en la batalo kontraŭ la kapitalista fiordo, la landkongreso de PPS Maldekstra, okazinta la 20.—21. julio en Varsovio, rekomendas al siaj membroj 1. lerni k propagandi la facilan lingvon intern. esp-o; 2. per tiu lingvo korespondadi kun eksterl. revoluciemaj K-doj por havigi materialojn por partiaj, profunuiĝaj k fabrikaj gazetoj; 3. batali por enkonduki esp-on en la popolaj lernejoj k 4. subteni la proletan intern. esp. movadon. La partia gazetaro devas helpi efektivigi la akceptitan rezolucion.”

La rezolucio estis akceptita sen voĉdonado, sed per senfinaj aplaŭdoj.

Ĉeestinto.

Rim. Oni aldonu al la artikolo pri “P. P. S. Maldekstra”, kiu aperis en n-oj 253/54, jenan korekton: La eks-ĝeneralsekretario Andjej Ĉuma estas jam liberigita, sed vendis sian animon al la “defenzivo” (politika polico). Pro liaj denuncoj dekoj da plej agemaj K-doj troviĝas jam malantaŭ la kradoj. (10 750.)

ESPERANTO KAJ STENOGRAFIO

Ni jam diris antaŭ nelonge, ke rilate al la diversaj ekzistantaj stenografiaj sistemoj ni devas havi en nuna momento neŭtralan sintenon. Ĝis eble iun tagon per helpo de kompetentuloj la SAT-anaro decidiĝos akcepti por si unu difinitan sistemon. Tial ni ankaŭ konigas la sekvantajn liniojn. Red.

En n-o 243 mi legis bonan artikolon de K-do Spet pri tiu temo. Mi nun volas iom kompletigi la sciigojn de la aŭtoro. Ekzemple en Germanio ekzistas la “Germana Laborista Stenografa Unuiĝo”. Ĝia celo estas enkonduko de la moderna mallongskribo (stenografio) en la popol-lernejoj. Ĝi anstataŭu estonte la nunan ordinaran skribon. La stenografio estu la vera popolskribo. Kompreneble la nova skribo posedu ĉiujn avantaĝojn de la malnova skribo. Sed ĝi havu krome la grandan avantaĝon esti pli mallonga, pli skribebla, pli facile legebla ol la nuna skribo. La nomita Unuiĝo, kiu jam agadas en diversaj landoj, eldonis ilustritan stenografi-elementlibron kaj akiris en Madrid la plej valoran premion dum la granda Intern. Sten. Kongreso. Nuntempe estas prilaborata lernlibro “Esperanto-Stenografio Arends” (Eldonejo: Deutscher Arbeiter-Stenographen-Bund, G. Richter, Lahr i. B., Germ.). Ankaŭ tiu ĉi esp. eldono helpos pruvi, ke la nova mallonga skribo povos esti la sola unika skribo, kiun estonte lernos ne nur niaj idoj (en elementaj lernejoj), sed ankaŭ la esp-istoj, ĉefe laboristaj. La stenografio estu ilo por ĉiuj homoj, ne sole ilo por riĉuloj kaj oficistoj! Skribo kaj lingvo laboru kune por socialismo!

(1851)


ĈU NUR KUN URBANOJ?

Laŭ korespondpeto en “S-ulo” mi ricevis el Sovetio abundan kvanton da proponoj. Pro tio mi multajn fordonis al K-doj loĝantaj en vilaĝoj. Ili skribis al la adresoj, sed — vane atendis respondon.

Ĉar preskaŭ ĉiuj en vilaĝoj spertis tion, mi rajtas supozi, ke oni ne ŝatas korespondi kun kamparanoj, sed nur kun urbanoj. Tio estas nejusta. Ĝuste la vilaĝanoj sopire atendas sciigojn el la

[REKLAMO p.10] Ĵus aperis la riĉenhava aŭgusta kajero de ★ LA NOVA EPOKO. Literatura serio. Unuopa n-o 0.35 mk. g. ENHAVO: LEON PAEGLE: Ŝarado n-o 7. Kvar scenoj. El la latva trad. A. K. — ROMANO FRENKEL: (laŭ D. Viktorov-Ĉehoviĉ): Al laboristino. Vers. — G. GERŜUNI: Fabelo pri kaprino. El la rusa trad. V. Ŝeremetevskij. — N. S. PARGAĈEVSKIJ: Niaj revoj. Vers. (Orig.). — A. S. GRIN: Ora lageto. El la rusa trad. Nelmens. — N. V. NEKRASOV: Artistoj de verso. Kritika skizo pri N. Hohlov kaj E. Mihalski. — ERNESTO DREZEN: Historio de la Mondolingvo. (Tri jarcentoj da serĉado.) El la rusa lingvo tradukis N. Hohlov. (9-a daŭrigo.) ADMINISTRACIO DE SAT, COLMSTR. 1, LEIPZIG O 27

— paĝo 11 —

ekstera mondo; por ili eksterlandaj korespondaĵoj estas granda okazaĵo, por urbano kutimaĵo. Kamparanoj scias ŝati kaj inde uzi poŝtaĵojn el fremdaj landoj, pri tio la skribintoj povas esti certaj. Sed pro la malĝojigaj spertoj miaj K-doj vilaĝanoj rifuzas akcepti korespondproponojn, ĉar ili opinias senutile skribi…

G. Nicŝe, Chemnitz.


Deklaro

Pri la agado de K-do Soares en Svedio disvastiĝis inter la SAT-anaro diversaj famoj, pri kiuj nun enketas la Kontrol-Komitato. Dume pro insisto de K-do Soares k de la subskribintoj ni publikigas jenan ateston. — Red.

Ni subsignintoj raportas, ke K-do Soares (SAT-ano 6727) el Portugalio gvidis perfektigajn kursojn k paroladis ĉe diversaj organizoj pri la utilo de esp-o k lab. movado kun trafa sukceso tra Svedio. Krome, ni aldonas, ke lia SAT-propagando estis modela k ke lia konduto ĉe ni ne meritas riproĉojn. La en- aŭ eksterlandaj Gek-doj, kiuj estas malbone informataj pri K-do Soares, rajtas postuli SAT-anan ĝustigon. Lia honesta konscio estas preta por senvualigi ĉiujn eventualajn hipokritojn. En la enhavo de liaj paroladoj k artikoloj oni ankaŭ povas juĝi lin kiel konscian klas-batalanton k imiti lian ekzemplon. Se kelkaj Gek-doj pretendas pravigi siajn dirojn kontraŭ K-do Soares, ke ili ne sin kaŝu, sed postulu aŭdiencon! Ni estas pretaj por verdikti la kulpulon. En niaj vicoj devas regi nur klasbatala justeco k ne hipokritoj kiel ĉe la kapitalista abomena mondo.

Fritz Björklund (10 647), senpartia, N. Tobiasson (11 846), socialista, Axel O. Gustavsson (nova SAT-ano), komunista, A. Filip Larsson (12 286), socialista, Ester Andersson (nova), komunista, Dolly Gustavsson (15 030), kom. Lisa Johnsson (nova), senpartia, Evert Larsson (12 011), senpartia¹, C. Holmberg (7839), kom. Alf Hedlund (nova), senpartia, Gust. Rask (nova), kom. — Göteborg, 27. julio 1929.

Iva Carlberg (nova membro), kom., John Rask (12 949), senpartia, Carl Linusson (8060), kom., Adolf Nilsson (nova), kom., Gust. Enggren (nova), kom., Gust. Arvidsson (nova), kom. — Boras, 7. aŭg. 1929. — Krome ni posedas alian similan deklaron, en kiu atestas²: Ture Viren (12 927), komunista, Axel Nilsson (9965) kom., Anders Pettersson (4694), kom., Eric Sonander (nemembro esp.), kom., Elma Adamsson (9966), kom. — Göteborg, 31. 5. 1929.

¹ Tiu K-do estas aktiva komunisto, sed pro prudento subsignis: senpartia.

² La originalo troviĝas en la manoj de K-do Soares.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

Francio. Grenoble. La grupo sukcesis interesi la solan regionan kompartian gaz. “Le Travailleur Alpin” pri esp-o. Depost proks. 3 monatoj ĝi regule aperigas esp. kronikon. Propagando aktiviĝis per vizito al sindikataj k publikaj kunvenoj k vendo de lernolibretoj. 18. julio K-do Coll parolis ĉe la avangarda instruista sindikato pri esp-o. Oni aprobis aperigon de regula kroniko en la monata bulteno de l’ sind. Ankaŭ dum la nacia k kolonia liberpensula kongreso (kiu okazos ĉi tie en sept.) parolos K-do Coll. Oni atendas por tiu kongr. salutlet. el tutmondo. (Coll). — GERMANIO. Hamburg. 14. julio okazis somera renkontiĝo de LEA-distrikto, kiun partoprenis 27 Gek-doj. Oni konstatis, ke dum tiu ĉi jaro nove fondiĝis grupoj en Wesermünde k Bad Oldesloe. München. En junio komenciĝis du kursoj por infanoj, unu ĉe “infanamikoj”, unu ĉe “junpioniroj”. La kursoj daŭros tutan jaron. 6 junulk-doj partoprenis la Vienan Jun. Kunvenon. — Sovetio. Ĥarkov. Radio-aŭskultantoj atentu, ke sekve de l’ decidoj de la Praha Intern. Radio-Kongreso estas ŝanĝita la ondlongo de l’ loka Radiotelefona Stacio. Ĝia ondlongo nun estas 1304 m. La dissendoj okazas regule ĉiudimanĉe je la 22-a vespere MET. Oni nepre skribu pri aŭdebleco. (Ĥarkov, Soveta placo, Radiostacio). Novorossiisk. Malgraŭ somera sezono ĉi tie funkcias du esp. rondetoj: elementa k supera. Por la vintra laboro oni interkonsentas kun partiaj k klerigaj organizoj. Sub influo de lokaj esp-istoj organiziĝis ĉe distrikta organizo de labkor-oj Sekcio de internacia korespondo. Esp-istoj gvidas tiun laboron. (5772.) — SVEDIO. Sundbyberg. La klubo “La internacia volo” aranĝis motorboatan ekskurson je 14. julio. La ekskurso okazis kun nova flago, muziko, manĝoj, esperantistidoj. En Stokholmo ni transprenis en la boaton Gek-dojn el la tiea lab. klubo k veturis al insuleto “Fläsket” (t. e. “lardo”), kie ni decidis sendi salutojn al ĉiuj esp. K-doj en la mondo. (Andersson.)

[BILDO p.11 | 34,39,62,46] Desegnaĵo: malfermita libro kun skribplumo, kaplinio de la rubriko.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Mihail Sadoveanu, NOBELA PEKO. Trad. Tiberio Morariu. Internacia Mondliteraturo, vol. 21. Eld. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, pĝ. 64. Form. 13×19 cm. Prezo: 1,60 mk. g.

Mihail Sadoveanu mem, se vere li talente tradukis rumanen verkojn de Maupassant, agnoskus, ke liaj tri verketoj “Nobela peko”, “En arbaro Petriŝor” kaj “La sciigantoj” ne sufiĉe valoras, por tradukiĝi. Eble, en aliaj verkoj, li skribis aŭ skribos inde. Tiuj tri tre etaj verket-ĉjoj estas tute ne-sufiĉaj.

Burĝaro, ĉiam burĝaro: “RESPUBLIKO DE FLATULOJ”. Por plaĉi al sinjoro Sadoveanu, deputito, akademiano, oni tradukas eĉ liajn senvalorajn verkojn. (Mi ne scias, ĉu li produktis valorajn.) Oni dediĉas al li antaŭparolon, en kiu troviĝas tiaj laŭdoj: “Sadoveanu estas unu el tiuj, kiuj antaŭ la akademia ETERNIGO, jam akiris SENMORTECON ĉe la publiko lin adoranta”. Ho dio!

Eternigo, senmorteco, certe ne per la ĵus esp-en tradukitaj tri supre-nomitaj pecoj!

Nun mi vetas, ke la rumanlingvaj verkoj de Panait Istrati ankoraŭ ne esp-en tradukiĝis? Jen rumano, sinjoroj rumanoj. Jen verkaro! Kun fermitaj okuloj vi povas ĉerpi el tiuj verkoj kaj traduki, kvankam ilia aŭtoro nek deputito, nek akademiano estas.

“Nobela peko”, kaj ankoraŭ pli “La sciigantoj”, perdigis al mi tempon. Tion mi al vi ne povas pardoni, interflatuloj!

Jief.

Flandra Esperantisto, n-o 1, julio 1929. Organo de la Flandra Esperanto-Movado. Monata, 16 pĝ. Red. k Admin.: Jan van Schoor, Julius De Geyterstraat 149/I, Antwerpen. Jara abonprezo: 10 frankoj. Eksterlando: 3 belgoj. Form.: 16×25 cm.

“Flandra Esperantisto” volas esti la organo de ĉiuj Flandraj esperantistoj k instigi ilin al kunlaborado k organizado en propra “Flandra Esp-ista Asocio”. “Fl. Esp-isto” volas konigi al la eksterlandaj samideanoj la flandran celadon por propra kulturo k propra regado… “Fl. Esp-isto” unuvorte ne nur volas esti la parolilo de la flandraj esp-istoj, sed la parolilo de ĉiuj esp-istoj, kiuj simpatias kun la du fundamentaj ideoj, entenataj en nia devizo “Libera Flandrujo en paca mondo”: memstareco por la flandroj, por ĉiuj gentoj; — paco inter ĉiuj popoloj!”… La ĉi supraj citoj sufiĉe bone karakterizas la novan gazeton k malnecesigas komenton.

Ilustrita prospekto sur luksa papero kun fotoj de la Sun-, k Aerbanejo de Excelsior-Asocio Gräfnäs en Svedio. Esp.-lingva. Ricevebla ĉe Direktoro A. Rosenberg, Skara (Svedio).

V. Sutkovoj, ESPERANTO-RUSA VORTARO. 2-a eldono, 11—20-a miloj. Eld. CK SEU. Moskvo, 1929. Formato 11×16 cm. 216 pĝ. Kartonita. Prezo: 95 kop.

Plezure ni vidas la duan eldonon de tiu libro post tiom mallonga tempo de ĝia unua apero. Tio pruvas ĝian utilon k neceson. Certe ankaŭ tiu dua eldono trovos rapidan disvendiĝon, precipe se oni konsideras la modestan prezon. Oni scios ŝati la praktikan karton-bindaĵon, kiu permesas diligentan uzadon sen tuja ĉifiĝo.

Laŭ mia opinio la aŭtoro iom tro facilanime enmetis novajn radikojn, precipe el franca lingvo (kvankam li signis ilin per steleto). Ankaŭ niajn vortarojn ni pliriĉigu modere, k interkonsente kun la lingvaj instancoj. “Abandoni, uzino, vazistaso” mi senkompate forstrekus, se mi trovus ilin en manuskriptoj de mi korektotaj.

N. B.

— paĝo 12 —

NEKROLOGOJ

La 7-an de julio mortis nia juna K-do

ANDREW W. FINDLAY (12 900)

Fininte elementan kurson li aktive laboris por antaŭenpuŝi la SAT-movadon.

Honoron al lia memoro.

Edinburga Lab. Esp. Grupo.

A. Sutterland (10 347), Loka Peranto de SAT.


La 13-an de aŭgusto estis enterigata

K-do PROF. LEOPOLD KRONENBERG

unu el la plej agemaj esperantistoj en Polujo. Li estis aŭtoro de sennombraj artikoloj pri esp-o en pola gazetaro k gvidis sennombrajn kursojn de nia lingvo en div. urboj k perkoresponde. Li estis membro de “Lab. Esp. Asocio ‘Laboro’ en Pollando”, siatempe fervora socialisto, membro de Urbkonsilantaro en Bydgoszcz, gimnazia profesoro. Li mortis tre juna, subite, pro korapopleksio. Kiel aŭtoro de plej populara en Poll. lernolibro de esp-o lia nomo restos en la historio de nia movado.

Lab. Esp. Asocio de Pollando.

NIA POŜTO

11 774. — Via anonco kostas 1,10 mk. g. Bonvolu ĝiri ĉi sumeton al nia Pariza poŝtĉeka konto.

[REKLAMO p.12] Internacia Korespondsekcio ĉe Distrikta Organizo de labkoroj serĉas koresp-antojn el ĉl. Skribu individue kaj kolektive. Adr.: USSR., Nordkaŭkazo, Novorossijsk, redakcio “Krasnoje Ĉernomorje”.

[REKLAMO p.12] Gesovetianoj atentu! Por sciigi k klarigi la membrojn de nia komunista ĉelo pri rusaj aferoj, ni petas vin skribi multnombre al jena adreso: K-do Blanchou, la Coquille (Dordogne) Francio.

[REKLAMO p.12] Redakcio de murĵurnalo de Centra Klubo “Sovtorgsluĵaŝĉiĥ”, Rostov sur Don deziras korespondi kĉl. per let. kaj il. PK. Respondo garantiata. Adreso: USSR. Rostov sur Don Centra Klubo de Sovtorgsluĵaŝĉiĥ, Budenovski N 34 Redakcio de mura ĵurnalo.

[REKLAMO p.12] Gek-doj el ĉiuj landoj! Meze de septembro ni intencas aranĝi nian unuan propagand- kaj varbsemajnon kun ekspozicio. Por tio nia juna grupo ne posedas materialon. Tial ni petas vin, Gek-dojn k esp. grupojn, tuj sendi al ni PK, PI k. a. ekspoz-aĵojn. Ni laŭpove ĉion rekompencos. Adresu al: K-do Clas Larsson, Lunden 452, Skoghall, Svedio.

[BILDO p.12 | 75,9,92,18] Desegnaĵo de turo de la Kremlo de Niĵnij-Novgorod, apud la titolo «GRANDA NIĴNI-NOVGOROD».

[REKLAMO p.12] ☆ GRANDA NIĴNI-NOVGOROD. Al tutmonda junularo! Laboristaj k kamparanaj korespondantoj de “Leninskaja Smena” (Anstataŭantaro Leninista), novaperinta ĉiutaga ĵurnalo de l’ junularo de l’ ĵus organizita Niĵnij-Novgoroda lando (kraj), deziras korespondi kun proleta gejunularo de ĉiuj landoj pri la demandoj: Situacio de laboristoj k laborista junularo (kondiĉoj de laboro, salajro ktp.), laboro de komjunularo k pioniroj, sporta movado, ateismo, kontraŭimperialista movado ktp. Krom esperanto oni povas skribi en la lingvoj: angla, germana, franca k rusa. Adreso: USSR. Niĵnij-Novgorod ul. Sverdlova, dom 23, Redakcio de “Leninskaja Smena”

PLENDO

Mi volas scii la motivojn, kial al mi ne respondis: K-do Johann Fritz (Aŭstrio) al mia let. de 1. 4. 1929, K-do Friedman Meyet (Usono) al let. de 23. 5. 29; K-do Fritz Löw (Germ.) al let. de 1. 4. 1929; K-do A. Segarra (Hisp.) al let. de 2. 6. 1929; Kdo Crouzeau (Francio) al let. de 1. 4. 1929; K-do Karl Dieblich (Ĉeĥosl.) al let. de 5. 4. 1929. — Jurij Ĉernjajev (14 948). Luganskij okrug, Brjanskij rudnik, Dvorec Kulturi; Sovetio.

[REKLAMO p.12] K-do V. V. Kalaŝnikov, Gruzinskij per., 6, kv. 6, Niĵnij-Novgorod, dankas ĉiujn respondintajn al li pro anonco en “S-ulo” n-o 242 kaj petas grandan pardonon pro ne tuja respondo, ĉar li devis forlasi urbon en mezo de majo por militservo en tendaro trimonata, de kie pro manko de libertempo korespondado ne estas ebla. Tuj post reveno en mezo de aŭgusto, ĉiu nepre ricevos respondon kaj kun ĉiu skribinto li korespondos. Saluton al ĉiuj! SAT-ano 1125.

[REKLAMO p.12] Grava por Pollingvanoj! Jam aperis Plena Fundamenta Vortaro Esperanto-Pola (inkluzive la 4 Oficialaj Aldonoj al “Fundamento”), eldonita de “Laborista Esperantista Societo ‘Laboro-Praca'” en Pollando, Varsovio 1929. ENHAVO: De Eldonintoj, Oficiala Gramatiko, Tabelo de sufiksoj k prefiksoj, Tabelo de pronomoj k adverboj, Mallongigoj, Universala Vortaro, Klarigoj k aldonoj al “Fundamenta Vortaro”: 1. Kio estas “Fundamento?”; 2. Konsisto k organizo de Lingva Komitato k Akademio Esperanta; 3. Esperanta Vortfarado; 4. Ĉu vere 4302, Akcento; 5. Bibliografio, — Informa k adresa parto, Anoncoj. Mendebla k liverata nur al membroj de esp. organizoj aŭ grupoj aŭ per ili je la adreso: Jan Zawada, sekretario de “Laboro”, Warszawa, Miasto-Ogrod Czerniakow, ul. Zaciszna 1. Pollando je la prezo de 2,50 zl. sen sendkostoj. (Prezo en privataj librejoj 4 zl.) Ĉiu same komencanta kiel progresinta esperantisto pollingva devas nepre havi la plej novan, oficialan Universalan Vortaron kun kompleta gramatika parto, anstataŭanta apartan lernolibron. SAT-anoj, mendu rekte ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O. 27.

[REKLAMO p.12] Okaze de la Internacia Junulartago la 4. IX. 1929, Nordkaŭkazia Junkomunista Komitato turnas sin al junkom. organizoj, junkomunistoj kaj laborista junularo kun peto sendi salutojn kaj priskribojn de junulara vivo kaj batalo. Al ĉiu ni nepre respondos. Adresu: K-do Aptekman S. M., Srednij pr. 39, kv. 6, Rostov-Don, Sovetio.

ENHAVO:

paĝo
La kalvario de la nigra raso 501—02
El Alĝerio 502—03
La Laborista Problemo en Usono 503
Pri klasbatalo 503—04
Viktimoj de la laboro 504
Skoghall en Svedio kaj ĝia esp. movado 504—05
El revolucio de 1905 en Rusio 504—05
En germana kuracloko 505—06
“Por nova moraro” 506—07
El la historio de l’ Socialismo 507
Diskutejo 507
Sennaciula Virina Paĝo 508
Tra Esperantio 509—12
Anoncoj 512

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 258, 12-a de septembro 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 258 — APERAS SEMAJNE — 12. Septembro 1929

[BILDO p.1 | 41,3,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner

La nesolvita problemo de la Riparpagoj

Kvankam la mondmilito finiĝis jam antaŭ pli ol 10 jaroj, la kapitalistoj diversnaciaj ankoraŭ ne interkonsentis inter si, kiel disdividi la rabitaĵojn elakiritajn de la prirabita nacio militvenkita — Germanio. En 1919 la venkintoj decidis postuli de Germanio la tutan militkoston, la “riparojn” por ĉio, kio estis detruita de la militintoj dum la antaŭirintaj kvar jaroj. Ili volis “devigi Germanion pagi”, kaj kalkulinte ili fiksis tiun pagon je sumo de 120 miliardoj da dolaroj.

En 1921 la Komitato el Ekspertoj venis al la konkludo, ke oni tro alte taksis la sumon kaj ke eblas akiri nur 33 miliardojn da dol., t. e. ĉ. ¼ de la antaŭa sumo. Denove en jaro 1924 alia Komitato el Ekspertoj kreis la planon de Doz (Dawes), kiu, en 5 jaroj, depost 1929 devus provizi ĉiujare 625 milionojn da dolaroj por nedifinita periodo. Tiu ĉi plano reduktis la tutan pagsumon al 20 miliardoj da dolaroj.

Nun, en la unua jaro, kiam laŭkontrakte plene ekfunkcias tiu ĉi Dozplano, la ekspertoj eltrovis, ke eĉ laŭ tiu ĉi plano la sumoj estas tro alte fiksitaj por ke la pagoj estu plenumeblaj. Kaj ili kreis la plej lastdatan planon, la Jang(Young)-planon. Nun ili postulas, ke Germanio pagu ne 625 milionojn, sed nur 513 milionojn da dolaroj ĉiujare dum 37 jaroj, kaj 42,5 milionojn por sekvantaj 21 jaroj: sume do 14 miliardojn 435 milionojn da dolaroj.

De 120 miliardoj ĝis 14 435 estas okazinta granda forglitado suben… Kial la venkintoj decidis tiele? En 1921 la subenglitado okazis, ĉar potenca revolucia ondo travagis Eŭropon tuj post la militfino. La Doz-planon de 1924 eldevigis la revolucia situacio en Germanio dum 1923. Tiu ĉi lando minacis “ruĝiĝi”, “bolŝevikiĝi”, kaj la financistoj de Britio kaj Usono rapidis pruntedoni 200 milionojn da dolaroj por helpi al la germania kapitalismo restariĝi.

Nun, en 1929, post multe da diplomataj klopodoj en Lokarno ktp., por allogi Germanion partopreni en bloko kontraŭ-sovetia kaj samtempe formi unuon de l’ kreditprenintaj nacioj kontraŭ Usono, rezultis alia provo por solvi la malharmoniojn inter la postmilita kapitalismo. La antaŭa provo elirinta de la brita Kapitalo estis malsukcesa. La nuna plano estas konsiderata taŭga de la usona Kapitalo: ĝi lasas al la aliaj nacioj la antaŭan pagokvoton, dum la kvociento por Britio falis. Tiel Usono izoligas Briton. Tiu ĉi diplomatio klare spegulas la antagonismon de unu granda imperialismo kontraŭ la alia.

Laŭ la decido de “Spa” la venkintoj disdividos la rabitaĵon laŭ jena maniero: Francio ricevos 52%, la Brita Imperio 22%, Italio 10%, Belgio 8% ktp. Ĉar la tuta sumo reduktiĝis, la elcento por Britio falas ĝis 19%, sed tiu por Italio altiĝos, ĉar estas dube, ĉu ĝi akiros ion el Aŭstrio. Krom tio, tiu ĉi elcento helpos al Italio likvidi sian ŝuldon ĉe la aliaj venkint-ŝtatoj.

La venkintoj nun devos forpreni siajn regimentojn el Rejnlando, kaj anstataŭos tiun garantion la Internacia Banko por Repagoj, kiu akceptos la riparpagojn kaj dispartigos ilin laŭ tute regula maniero. Ankaŭ se la pagoj ne atingos la antaŭe difinitan sumon, tiu Banko povos prunti, por ke la tuta afero funkciu glate.

Tiel la riparpagoj estas forkondukitaj el la politika al la financa sfero. La kapitalo por tiu ĉi Internacia Banko estos 100 milionoj da dolaroj.

Germanio devas eksporti pli ol ĝi enportas por pagi tiun ĉi riparsumon kaj rentumon al eksterlanda kapitalo. Ĝis nun ĝi ne eksportis sufiĉe kaj pro tio devis prunti kapitalon por kovri la deficiton. Se tio ofte okazus, tiam la kapitalo postulus pli altan rentumon. Por akiri tiun ĉi rentumon, la kapitalistoj devos pli forte subpremi la laboristojn. Eĉ nun la germana kapitalo pagas 10%-an rentumon kaj Britio kaj Francio duonon; kaj eĉ ĉe tiu alta rentumo ĝi ne ricevas sufiĉe grandan prunton.

Aŭ la Kapitalo pli intense ekspluatos la laborforton de la laboristaro, aŭ pro inflacio plialtiĝos la prezoj, ĉar ekzistos manko da varoj kompare al la kvanto da cirkulanta mono.

En ĉiu okazo oni povas antaŭvidi pli akrajn antagonismojn inter la laboristaro kaj la parazita rentularo, kiu nur pasigas sian vivon por pli kaj pli elsuĉi el la laboristaro ĝiajn produktojn, ĝian laborforton. La sinjoroj daŭrigas sian vivadon en lukso kaj komforto, dum la laboristaro ĉiulanda vivas pli kaj pli en kreskanta malriĉeco kaj mizero.

La Jang-plano laste kreita neniel solvas la problemon pri la kapitalista disputado estiĝinta pro aranĝo de l’ riparpagoj — ĝi nur haltigas, prokrastas la krizon neeviteblan…

Laŭ div. fontoj kompilis J. Flower.

* * *

La freŝdata konferenco en Hago, ĵus finiĝinta post baraktado kaj disputado dum kelkaj semajnoj, kiuj vidis ekscite laboregantajn “ekster-politikajn” ministrojn, ekspertojn kaj diplomatojn, ankaŭ ne sukcesis iel mildigi la ĉiamiĝantan krizon aŭ finreguligi la riparpagan problemon. Kontraŭe, elmontriĝis reliefe la profundaj diferencoj inter la interesoj de la diversaj ŝtatoj-kreditoroj kaj ŝuldantoj. La unuopa nacia intereso, la honorpunkto, la obstinado agitiĝis senbride, dum la registaroj estis kunvenintaj sub la preteksto likvidi la konsekvencojn de la milito. Ne nur nenion ili likvidis, sed eĉ ili pli profundigis kun ia sovaĝa ĝojo, la krizon, kiu premtenas la mondon depost la batalhalto. La tuta mensoga kaj infana mistiko de Lokarno, de la Ligo de Nacioj ktp. estas brute kontraŭdirita de la faktoj. Ĉiu ŝtato volas la pacon kaj la akordiĝon, certe, sed pacon kaj akordiĝon ekskluzive je sia propra profito. La ekspertoj, kiuj devus kalkule sumigi la proponojn kaj demandojn, ne eĉ sukcesis starigi komunan kalkulbazon. Fine la reprezentanto de Germanio (Ŝtrezeman) devis

— paĝo 2 —

514 — SENNACIULO

La Laborista Problemo en Usono

(7-a daŭrigo. Vidu n-ojn 250—257. Fino)

7. Sekvoj de la Telorismo

La plej gravaj sekvoj de la novaj usonaj metodoj ne estas iliaj efikoj sur la produkt- kaj riĉ-disdonadon, sed, vere, ilia influo sur la usonan socian vivon.

La produktad-scienco endanĝerigas la sendependecon kaj la personecon de la laboristoj: efektive, la telorismo, per sia grandega laborsubdivido, kaj per sia studo pri la elementaj movoj, forprenas al la laboristo la teknikajn sciojn, kiuj iam fierigis lin; la nuntempa laboristo ne havas plu iniciaton en sia laboro; la elekto de la iloj, la difino de la metodoj estas fiksataj ekstere de li; kaj li bezonas nur apliki, pasive, la detale donatajn instrukciojn; ĉiu originala provo liaflanke, ĉiu, kiel ajn malgrava, devojiĝo de la fiksata programo, sufiĉus efektive, por rompi la ekvilibron de la produktado. La laboristo troviĝas, tiel, enkroĉita en mekanika dentrado, kiun li devas suferi sen provo ĝin kompreni; tio ĉi finvenigas al degradigo de la laborista funkcio en la industria vivo de la lando, al malpligrandigo de la personeco, kiu povus treege graviĝi. Ĉu Telor eĉ ne diris, ke baldaŭ ekzercita gorilo povus fari la laboron, nune efektigatan de laboristo?

De tiu ĉi aŭtomatismo rezultas ke, en usonaj fabrikoj, la komprenpovo de laboristo estas hodiaŭ malsukcesilo en la vivbatalo: La nuna laboristo estas, fakte, dividata; li kunportas al la laborejo brakojn kaj krurojn, kiujn uzas maŝino, kaj intelekton, kiu restas neaktiva kaj neutiligata! Tiu ĉi homdivido kondukas al doloraj konfliktoj, al malfacilo de konformigo de homo al maŝino, al perdo de energio kaj de produktkapablo. La stultulo, male, kiu kunportas nur al la laborejo tion, kion ĝi povas utiligi, alkonformiĝas pli facile kaj estas pli bona laboristo. Estas interese, pri tiu temo konigi rezultojn de enketo, entreprenita de la profesoro Skot (Scott), pri la rilatoj inter la malkontento de la laboristoj kaj ilia intelekto. La malkontento estis mezurata per la ofteco de la foriro de la laboristoj el la minejo kaj la intelekto per la sukcesoj de la laboristoj en la publika lernejo. En la metiejo, ariganta la kvalifikitajn laboristojn, la malplej inteligentaj havis forir-oftecon de 89%, la mezvaloraj de 60%, la tre inteligentaj de 80%; la mezvaloraj estis, do, la plej kontentaj. En la fandejo, kontraŭe, en kiu plimulto da ne-kvalifikitaj laboroj apudas kelkajn tre kvalifikitajn okupadojn, la malsuperuloj kaj la superuloj estis kontentaj, la mezvaloruloj foriris. En la inspekto, senkonscia kaj unutona laboro, la forirofteco, malgranda ĉe la malbonuloj, kreskis kaj atingis 100% ĉe la inteligentuloj; fine, la mezonombro por la tuta fabriko donis forir-oftecon da 30% por la stultuloj, da 50% por la mezvaloruloj, da 79% por la inteligentuloj. La plej stulta viro estas, do, la plej malŝanĝema kaj la plej kontenta laboristo; li estas la laboristo plej dezirinda por la fabriko, kaj pluraj kompanioj komencas ekzamenigi la laboristojn por malakcepti la inteligentulojn. Aliaj, kiel la “U. S. Rubber Cy.” dungis “spirite kriplajn” fraŭlinojn, kiuj, post taŭga edukado, aperis kiel plej bonaj laboristinoj.

La telora sistemo necesigas stultajn kaj obeemajn laboristojn: la personara direkcio prenas sur sin elprovi ĝin: la okupopeto, devigante la virojn sciigi la nomojn kaj la adresojn de iliaj antaŭaj mastroj, permesas facile starigi nigrajn listojn kaj fermi ĉiujn pordojn al la tro riskemaj rimarkinduloj.

Preparado de l’ laborista spirito konforme al la kap. interesoj

La provoj pri juĝokapablo, reale pri socia konformismo, permesas la eltrovon de mezkvalitaj inteligentoj, pretaj akcepti pri ĉiu temo la opinion de la plejmulto; la mastra edukado, insistante nur pri akirado de teknikaj konoj, detenas la laboristojn de ĝenerala kulturo, kiu ilin devigus al mempensado. La fervorigado por sportoj estas bonega ekzemplo de deteno de batala instinkto, kaj ĝia publika celo estas la okupado de la laboristoj post eliro de la laborejo kaj malhelpado al la diskutoj pri laborkondiĉoj. La fabrika ĵurnalo provas direkti la penson de la laboristoj en la “bona direkto”; la partoprenado al la profitoj, la kasoj de interhelpo, la sistemoj de pensio, dependantaj de la laŭkaprica volo de la kompanio, metas la laboristojn en staton de kompleta dependeco, koncerne al la mastroj. Fine la kontrolado pri la loĝejoj de la laboristo, pri liaj rilatoj, lia ripozo; la observado pri lia familia vivo, la morala kaj religia propagando, farata sub la patroneco de la entrepreno, provas trudi al la laboristoj difinitan idealon de vivo kaj la filozofion de la mastroj.

Kaj, kia filozofio! Ĝi estas resumata per 2 vortoj: “Moraleco riĉigas!” Fakte, la usonanoj opinias, ke moralo kaj religio estas stimulantoj al produktado, do al riĉiĝo. — La famaj mastroj en la Sudo kaj Okcidento intense propagandas pri religio ĉe siaj laboristoj. Ĉar oni diris al mi plurajn fojojn: “Post pasado de predikisto, la laborista produktokvoto pligrandiĝas de 10 ĝis 15%”.

La ĵurnalo de grava teksa entrepreno en Karolino konsilas al laboristoj jene: “La fama statistikisto Bolson montris, science, ke la filoj de pastroj havas ŝancon 77,22 fojojn pli grandan iĝi milionuloj ol la filoj de aliaj familioj. Tio estas, ĉar religia edukado pli vigligas la karakteron, kaj karaktero estas nepra kialo de sukceso. — Gepatroj, vi eduku religie viajn infanojn; se ne, vi forprenas al ili ŝancon de sukceso.”

Dum kunveno de “Rotari-Klubo” en Denver, mi mem aŭskultis paroli la prezidanton de la Asocio por la plivastiĝo de “Dimanĉa lernejo” laŭ 4 vidpunktoj: 1. Usono, granda industria lando, bezonas ĉef-industriistojn. 2. Por esti ĉef-industriisto, oni nepre devas esti energia, maldrinkema, kuraĝa kaj ĉasta; 3. Kristanismo kreas tiujn virtojn. 4. Do vi devas kristane eduki viajn infanojn. — Dio estas nur “Ford-igata” laboristo, kiu produktas amase la virtojn bezonatajn de l’ kapitalista reĝimo. Usonaj industriistoj, starigante en la unuan vicon la sciencon de la produktado, alvenas al la konsidero, ke la vivo de la laboristo ekster la fabriko devas esti nur preparado al laboro; la familia vivo, la legado, la ripozo, la distroj devas nur celi la renovigon de l’ psikologiaj kaj fizikaj fortoj de la viro, por ke li povu denove energie labori. Serĉante la kompletan organizadon de la vivo ĉirkaŭ la ideo de l’ produktado, ili forgesas, ke la laboristo estas ne nur produktanto, sed ankaŭ patro, civitano, kaj ĉefe homo, kiu, post akiro de sia ĉiutaga pano, rajtas pretendi kelkajn horojn ne nur de ripozo, sed ankaŭ de neprofitema aktiveco.

8. Konkludo

Tie aperas klare la plej grava rolo de laborista sindikato. Tiu ĉi efektive ne nur provas elakiri por siaj anoj altan salajron kaj bonajn laborkondiĉojn, sed ĝi ankaŭ proklamas la sendependecon de la morala kaj intelekta vivo de la laboristo kaj ĝin protektas kontraŭ la provoj de mastra superregado.

— Kontraŭ la mastra filozofio, kiu celas la detruon kaj la forklinon de ĉiuj intelektaj kaj moralaj valoroj — la sindikato, per plivastigado ĉe siaj anoj de klaskonscio, kontraŭstarigas sendependan filozofion, devenintan de viv- kaj labor-kondiĉoj de la laboristoj.

Kompiltrad. de Alĝeraj Esperantistoj.

[REKLAMO p.2] Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

revojaĝi Berlinon sen la liberiĝo de Rejnlando¹ kaj devis krome surpreni novan financan ŝarĝon, kio signifas sukceson por la germanaj naciistoj, konfuzon ĉe la nuna ministraro. Rezulte montriĝis krizo inter la malnovaj kunliganoj, Britio unuflanke — Francio, Italio, Belgio, Japanio aliflanke; krizo inter Germanio kaj ĝiaj kreditoroj. Tio estas la ĥaoso. Neniam en Eŭropo regis tiom da konfuzo, kiom en la momento, kiam oni anoncis la ĝeneralan likvidiĝon de l’ ripar-problemo kaj la formiĝon de Unuiĝitaj Ŝtatoj de Eŭropo…

¹ Pri la trupliberigo de Rejnlando fine okazis interkonsento en lasta momento.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 515

LA KLASBATALA SITUACIO EN BULGARIO

La krimeca ludo pri amnestio

Dum la lastaj jaroj la batalo pro plena kaj senkondiĉa amnestio akiris karakteron de vera tutpopola batalo. La laborista klaso kaj aliaj laboruloj ne apartigis kaj ne apartigos la batalon por amnestio politika de la ĝenerala klasbatalo kontraŭ la faŝista diktatoreco. Kaj tio ja estas tute regula. Precipe klare montris tion al la amasoj la lasta “amnestio”, kiu tute estas saturita per terura klasvenĝo. Sed tiu amnestio meritas intereson ankaŭ de alia flanko. Ĝi estas intime kunligita kun la militaj planoj de la bulgara burĝaro. Tio baldaŭ evidentiĝos. La donita amnestio ne estas tiu, kiun postuladis, por kiu bataladis la tuta bulgara popolo. La reganta “demokratia konkordo” (kia ironio! “demokratia” faŝismo!) amnestiis la pogromplenan politikon de la dummilita ministro-prezidanto Radoslavov. Per tiu ĉi amnestio la “Konkordo” deziras pretigi la vojon al novaj politikaj kombinoj, al nova reganta burĝa bloko, pli konvena por la morgaŭa milito.

La popolo estas evidente kontraŭmilitema kaj tio rezultigas la blokiĝon de l’ burĝaj partioj. La amnestio liberigas ankaŭ ĉiujn krimulojn, kiujn uzis la burĝaro en sia militiro kontraŭ la popolo. Ili, la murdistoj, estas necesegaj al ĝi por dronigi en sango ĉiun popolan ribelon morgaŭ, kiam eksplodos la milito. La liberigo de kelkaj politikaj malliberuloj (kiuj jam finsuferis sian kondamnon) kaj de kelkdekoj da politikaj elmigrintoj celas kaŝi la krimajn planojn de la burĝaro. Dume la politikuloj restas en la malliberejoj; la kelkmila politika elmigrintaro staras antaŭ la fermitaj ŝtatlimoj. Kaj ili ja estas la plej bonaj batalantoj kontraŭ la milito. Sed la burĝaro bone faris la konton! La lasta “amnestio” signifas militon! Jen sekvas traduko de alvoko de la Centra Komitato por Amnestio en Sofio (presita en la unua n-o de ĝia organo “Amnestio”):

Alvoko al la klaskonsciaj laboristoj kaj laborulaj amasoj de la mondo,

al iliaj politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj organizoj, al ĉiuj subpremataj popoloj, al la honeste pensanta intelektularo de la mondo. Proletoj k civitanoj! Jam ses jarojn en nia lando furiozas la sangmakulita faŝismo. Miloj da bravaj kaj sindonaj idoj de la laborula popolo pereis dum la civila milito, kelkaj miloj suferegas fremdlande, kaj pli ol 800 laboristoj, vilaĝanoj, junuloj, intelektuloj k. s. putras en la faŝistaj malliberejoj. Neniu lando kaj neniu revolucia epoko donis tiom multe da viktimoj, kiom donis la bulgara popolo en sia batalo kontraŭ la faŝista diktatoreco. Tiu grandega, sed tragedia fakto movis la amasojn en Bulgario, ribeligis la konsciencon ankaŭ de la popoloj de la tuta mondo, kaj ili superŝutis la reakciularon ĉe ni per multnombraj kaj justaj protestleteroj. Sed ĉu ĝi turnis atenton al tio?

Kutimiĝinte al la sanga sadismo la faŝista reakcio donis amnestion ne al la viktimoj de la blanka teroro, sed al iliaj murdistoj. La grandega plejmulto da politikuloj restos en la malliberejoj, la elmigrintoj suferados ankoraŭ.

Laboristoj, civitanoj! La stato en Bulgario estas terurega. La malbono, kiun portas al ni la faŝista diktatoreco, estas neelportebla. En nia batalo kontraŭ ĝi ni esperas je la popolaj laboristaj kaj vilaĝanaj fortoj, sed ni petas ankaŭ vian moralan kaj materian helpon. La bulgara reakcio estas kuraĝigata de la eŭropa faŝismo. Helponte la bulgaran popolon en ĝia malfacila batalo kontraŭ la faŝismo, vi mem helpas kaj daŭrigas la batalon kontraŭ la diktatoreca reĝimo

[BILDO p.3 | 36,31,63,53] Ksilografaĵo: nigra figuro de viro, kiu rompas kradon de malliberejo kaj levas ilon super la kapo; malsupre amaso da levitaj pugnoj kaj manoj.

en viaj propraj landoj. La batalo kontraŭ la faŝismo kaj blanka teroro estas batalo kontraŭ la politika perforto de l’ internacia Kapitalo, kiu planis siajn urĝajn taskojn laŭ naciaj sektoroj. Donu al ni vian helpon!

La imperialistoj pretigas Bulgarion kiel bazon por la pretigata milito kontraŭ Sovetio kaj tiucele diktis la amnestion al Ljapcev. La amnestio montras la alproksimiĝantan militaventuron. Ĝi montras, ke por la sango de l’ bulg. popolo la prezo estas antaŭpagita. Dependas de ni kaj de la forto de l’ ĉiulandaj proletoj, ĉu ni permesu, ke ripetiĝu nova jaro 1914.

Proletoj de la mondo! Plifortigu la batalon kontraŭ la blanka teroro en Bulgario, okazigu amas-kunvenojn kaj manifestaciojn kaj aŭdigu laŭtan voĉon por:

Plena kaj senkondiĉa amnestio; ŝtata subteno al la suferintoj de l’ blanka teroro; forigo de la Leĝo por defendo de la ŝtato; leĝigo de Bulg. Kompartio kaj Bulg. Komjunula Unuiĝo; kontraŭ la pretigata milito kontraŭ Sovetio, en kiu Bulgario ludos la rolon de fia dungito; kontraŭ la faŝista diktatoreco; por la regpotenco de laboristoj kaj vilaĝanoj. For la sangplenan reĝimon en Bulgario! Al batalo kontraŭ la faŝismo kaj ĝia diktatoreco! Adreso de l’ Komitato: D-ro Ivan Klincharov, pl. Pozitano 1, Kluba na Rabot. partia, Sofio.

Trad. Satanido.

Striko!

La klasaj lab. organizoj nialandaj, precipe la sendependaj sindikatoj, estas metitaj en esceptan staton duonleĝan. Malgraŭ tio strikondo superŝutas la tutan landon kaj ŝajnas, ke ĝi pli kaj pli grandiĝos. La signalon donis la tabaklaboristoj, el kiuj tridek mil strikis dum unu monato (vidi en “S-ulo” n-o 248) kaj rezultigis pligrandiĝon de l’ salajroj kaj plibonigon de l’ laborkondiĉoj. Kuraĝigitaj de tio, ankaŭ la teksistoj en unu el la plej gravaj teksfabrikaj centroj, la urbo Sliven, ĉ. 2000 personoj, ekstrikis kaj decide, kuraĝe kaj sindone bataladas sub la standardo de l’ sendependaj sindikatoj. La tuta perfort-aparato de l’ regantoj estas uzata, — vane. En Ruse strikas same la panlaboristoj kaj batalas sukcese. En la laborejoj de multaj urboj la laboristoj nur iniciatis strikon kaj la mastroj kontentigis iliajn postulojn. Kompreneble ne ĉie okazas tiel. Sed, kiel ajn, — la laboristaj amasoj moviĝas.

Satanido.

★

La Milito venas

Okaze de la 1-a de aŭgusto, kun admirinda akordo, ĉiuj registaroj eŭropaj uzis ĉiujn rimedojn por malsukcesigi la projektitajn manifestaciojn kontraŭ la venanta milito. Kaj kontraste al la ĉiama opinio pri la larĝ-spiriteco en Francio reganta, estis la regantaro de tiu lando, kiu plej akre atakis la revolucian laboristaron. En Parizo, la policestro petis helpon de la ĝendarmaro kaj de la armeo. Pluraj dekmiloj da ordregigantoj deĵoris ĉie, kie amasiĝo povus ebliĝi. Ordonoj tre klaraj estis disdonitaj. Se necese: pafu. Ĝojeme, post longdaŭra maltrankvileco, la gazetoj raportis pri la manifestacia malsukceso. Estis kiel dika pesilo falinta for el super iliaj kapoj.

Sed kiel oni povus starigi imponan manifestacion, se oni leĝe malpermesas ĝin, se oni enkarcerigas ĉiujn gvidantojn, se oni arestas la ĵurnalistojn, se oni minacas por neapero la revolucian gazetaron? Tio okazas en lando, kies maksimo estas: Egaleco, Frateco, Libereco! Libereco? Ĉu oni povas doni al tiu vorto alian sencon ol sencon primokindan?

Kial la loĝantaro de Francio, kiu tiom facile malamas la italan Musoliniaĵon, kiu estas preskaŭ preta, dank’ al pagata gazetaro, militi kontraŭ Italio, povas akcepti tiun subpremadon? Ĉu ekzistas vera diferenco inter la reĝimo reganta Italion kaj tiu sub-reganta Francion? En Italio la faŝistoj agas malkaŝe, en Francio ili agas hipokrite. Jen la nura diferenco.

Francio, kiun ĉiuj eksterlandanoj iame opiniis akceptema, liveras ĉiutage al la itala, hispana, jugoslava faŝistaro laboristojn, kies nura krimo estas batali pro sia idealo. En ĉiuj eŭropaj leĝaroj oni provas konsiderigi kiel ordinaran malbonagon, — malobeon al la registaro, malsubiĝon al la reĝimo. Oni volas,

— paĝo 4 —

516 — SENNACIULO

ke tiuj “krimaj agoj” estu punataj laŭ la Puna Kodo.

Kaj dum oni arestas en Parizo kaj en ĉiuj aliaj urboj laboristojn batalantajn kontraŭ la milito, Francio sendas siajn ministrojn al porpacaj kunvenoj kaj donas al ili la altestimatan rolon de Batalanto por la Eterna Paco. (Se ne estus la momento tiom grava, oni povus longtempe ridegi pri tiu komedio.)

Paco! Jam depost dek jaroj vane la financistoj kaj diplomatoj serĉas la formulon de konvencio firma, kaj ĉiufoje alia plano estiĝas. La milito estas konsekvenco normala de la kapitalismo. Ĝi estas kunekzistanto nepra de la imperialismo. Oni povas prokrasti, sed ne malebligi ĝin. La ĝenerala ekonomio tutmonda kondukas absolute al militoj. Nur temas pri kia milito? Kontraŭ kiu? La kapitalistaro scias bone, ke milito estas multekostega, kaj kompreneble ĝi hezitas kaj serĉas valoran pretekston¹ por militi, nur kiam la ekonomia situacio estas senelira.

Pro la grandaj bezonoj kaŭzitaj de la lasta milito, la ekonomia situacio nuntempa ne ankoraŭ maturiĝis ĝis tia stato. Sed la tutmonda kapitalistaro envias Sovetion, furiozas pri la tro longa regado de la Laboro kaj konscias pri la nesufiĉaj profitoj por ili el Sovetio.

Sed kiel ataki Sovetion? La kontraŭuloj ne forgesas, ke Sovetio trovas en la ĉiulanda laboristaro multajn subtenantojn kaj ili timas, ke okaze de milito kontraŭ Sovetio multaj laboristoj ekribelus. Antaŭ ĉio ili volas silentigi la gvidantojn, ĉu per mono, ĉu per karcero. Ili atakas nuntempe Sovetion, sed en sia propra lando. Ili volas detrui la simpation al la Sovetia frataro, por ke pli sentime ili povu ataki Sovetion mem.

¹ Kiel la duobla mortigo en Serajevo dum 1914, organizita de la serba registaro, laŭ la instigoj de la brita registaro kaj kun la konsento de la franca registaro. — L. B.

K-doj, la milito prepariĝas kontraŭ la sola lando gvidata de la Laboristaro. Apartenas al ĉiu klaskonscia laboristo pretiĝi al la defendo de siaj fratoj. Francio anoncante la kreon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, silentas pri sia intenco, la kreo de Eŭropa Bloko kontraŭ Sovetio. Tiu ekmilito povos okazi baldaŭ. Kompreneble oni ne povas precizigi. Sed ni pretigu niajn armilojn por defendi nian laboristan klason.

Léon Bergiers.

★

La “nacia festo” en Hispanio

La bovobatalejo estas plenplena. La homamaso preskaŭ ne povas ekmoviĝi pro lokomanko. En la spektaklobalkonoj belaj virinoj elmontras siajn ĉarmojn. La lukse broditaj silkaj manteloj karesas la karnon de tiuj virinoj, kiuj ne povas kaŝi la voluptemon reflektitan en iliaj okuloj, kaj la viroj rigardadas ilin avide, seksdezir-plenaj.

La suno ruĝigas tiom la vizaĝojn, ke eĉ la ruĝaj diantoj, metitaj en la hararoj de la virinoj, suferas pro envio. Ĉie estas koloroj, lumoj kaj ĝojo.

Mankas nur kelkaj minutoj por komenci la spektaklon, kaj la homamaso senpacience bruas. Persono preterpasanta kaj nekonanta la aferon, kredus, ke tio ĉi estas roma koliseo¹ kaj ke centoj da malsataj leonoj muĝadas samtempe, seninterrompe.

Ju pli alproksimiĝas la komenc-momento, despli forta fariĝas la bruado. Tie ĉi kaj tie estas viglaj diskutoj pri toreadoraj aferoj, kiuj ofte finiĝas per batoj kaj partopreno de la polico. —

Tuj komenciĝos la festo. Orkestro plenigas la aeron per gajaj kaj viglaj melodioj. La suno, la koloroj kaj la muziko preskaŭ ebriigas la ĉeestantaron, kaj la senpacienco suferigas la spiritojn.

Fine aperas la toreador-amaso, riĉe kaj multkolore vestita. Unuavice la tri toreadoroj — nomitaj lertuloj —, post ili la helpantaro, kaj ambaŭflanke la ĉevaloj kun la rajdistoj-pikistoj. Subite eksplodas tondra manbatado. La toreadoroj rondiras kaj salutas la ĉeestantaron. Iom post iom la bruo ĉesas. Ĉiu toreadoro estas preta.

Trumpetsono anoncas la aperon de la unua bovo. Per rapida kuro ĝi alvenas mezen en la rondan ejon. Certe ĝi kuris tiom rapide, ĉar ĝi kredis alveni al iama herbejo, sur kiu ĝi libere paŝtadis sin; pro tio ĝi rigardas ĉirkaŭen mirigite, sed nur dum momento.

Miloj da brilantaj okuloj kaj la koloraj drapoj de la toreadoroj ekscitegas ĝin kaj decidigas ataki. Sed la toreadoroj estas tre lertaj kaj facilmovaj. Malmultaj centimetroj mankas, por ke ĝiaj kornoj tuŝu ilin. Tio ĉi plimultigas ĝian furiozon kaj tie estas la ĉevalo — se oni povas nomi tiel tiun osto-amason — blindigita per bandaĝo, por ke ĝi ne forkuru.

La bovo levas la kapon, flaras la aeron, rigardas dum momento la estontan viktimon kaj kuras rekte al ĝi, sed la pikilo de la rajdisto trafis ĝian dorson. Ju pli ĝi antaŭenpuŝas, despli ĝi suferas. Ĝi malantaŭeniras kelkajn metrojn kaj reatakas, sed tiom furioze, tiom rabisufere, ke la pikisto ne povas eviti la potencan puŝon. Li kaj ambaŭ bestoj falas sur la sablon. Tamen la ĉevalo ne mortis; du truoj estas videblaj je ĝia ventro kaj la internaĵoj elpendas. Oni ilin reenmetas kaj kudras la truojn. (Oni devas ŝpari ĉevalojn!) La bovo atakas denove, ĝiaj kornoj alifoje eniras ĝis la fundo de la ventro de la ĉevalo kaj ĉi tiu ree falas por ne plu lev-

¹ Cirka rondkonstruo.

El mia vojaĝa taglibro

Tra Sovetio

La sekvantaj linioj estas skribitaj de usona K-do, kiu propriniciative faras viziton al Sovetio, por studi la tieajn viv- kaj laborkondiĉojn. En letero, kiu akompanis la subajn vojaĝajn impresojn, al la redakcio, la K-do diras, ke li sen iaj malfaciloj havas okazon viziti ejojn, paroli kun homoj oficialaj kiel privataj kaj plej ofte eblas konatiĝi kun la vivo per rekta kontakto. Li penas vidi, kiel la homoj vivas, kiel ili pensas kaj ĝenerale, kion povas lerni en Sovetio ekonomia studanto venanta tien por pristudi socian sistemon, kiu povus doni rezultojn pli feliĉajn ol donis kapitalismo. Li diras, ke se li analizas la situacion kaj juĝas la kondiĉojn relative, akorde kun la tiea civiliza nivelo (kompreneble ne komparebla kun vivo en landoj okcidentaj), nur unu konkludo rezultas: ke la lando materie, socie kaj kulture per grandaj paŝoj antaŭeniras. “La mana laboristo kaj terkulturisto estas privilegiita kontraŭ la mensa laboristo. Tiurilate multaj malfaciloj okazas, kiuj tamen estas klarigeblaj”. Jene li juĝas pri plej multaj ekskursantoj al Sovetio (li mem scias la rusan lingvon!): “Bedaŭrinde la plej multaj ekskursantoj ne scias, kiel vidi, ne konas la lingvon, restas sur la ĉefa linio timante eliri, estas preskaŭ blindaj inter siaj nazoj, venas ĉi tien kun difinitaj konkludoj. Ili returnas hejmen kaj skribas librojn kompreneble tre malproksimajn de la faktoj veraj.”

Bogorodsk (Niĵni – Novgoroda gubernio). — Post kvin semajnoj de vojaĝado tra Sovetio mi ŝancis enfali tiun ĉi negrandan urbon. Ĉar mia ĝisnuna vojaĝado pasis ĉefe tra centraj urboj, tiu ĉi vizito estis tiom pli interesa por mi. Pri la gastameco de rusoj mi jam delonge aŭdis; la amikeco de esperantistoj ankaŭ konata estis al mi, sed mia sperto ĉi tie estis aparte interesa. Persone invitita de juna esperantisto, K-do Kulagin, socie aktiva loĝanto de ĉi tiu urbo, mi havis la eblon en mallonga tempo konatiĝi kun la esp-a, samkiel ĝenerala vivo en tiu loko. Lia domo kaj tempo estis je mia dispono.

Antaŭ du jaroj esp-o estis ne pli multe konata en tiu ĉi urbo ol la koloro de la dimanĉaj vestaĵoj de la popolo sur planedo Marso. Antaŭ unu jaro K-do Kulagin memstare eklernis la lingvon, fortege ekinteresiĝis pri la ideo de lingvo internacia kaj tuj formis societon. Nun ĉ. dudek personoj konas la lingvon, kelkaj parolas flue, multaj lernas esp-on. Aparte interesa estas la fakto, ke ĉiuj scias pri ĝi kaj rigardas ĝin kun entuziasmo. En la baldaŭa estonto esp-o estos instruata en la popolaj lernejoj. La urbestro mem en la tago de mia alveno abonis korespondan kurson en esp-o.

La urbo mem multe progresis socie kaj materie en la lastaj kelkaj jaroj. La nuna loĝantaro nombras ĉirkaŭe dudek mil. personojn. La ĉefa okupo estas la leda industrio. Antaŭe la industrio restis en la manoj de kelkaj privataj fabrikantoj kaj ankaŭ granda nombro el hejmfabrikantoj, kiuj laboris en siaj domoj, en tre malhigienaj cirkonstancoj. Ofte unu granda ĉambro servis kiel manĝejo, dormejo, ledpurigejo kaj ĝenerala ledlaborejo. Nuntempe tiu industrio estas koncentrita en kelkaj grandaj fabrikoj registaraj kaj kolektivaj.

En la maniero de administrado kaj laboro la kolektivaj laborejoj ne multe diferencas de la registaraj. Ĉiu kolektivano enportas malgrandan sumon ĉe

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 517

iĝi. Piedtremetado evidentigas tujan morton…

Jen du malamikoj pro devigo. La homoj metis unu kontraŭ la alian, du noblajn bestojn, por satigi siajn sovaĝajn instinktojn. Post longa kaj pezega laborado preskaŭ ĉiuj hispanaj ĉevaloj estas kondamnataj al tiu ĉi kruelega morto.

Ĉiam, kiam mi vidas, ke oni kondukas al bovbatalejo amason da ĉevaloj, mi ilin rigardas kompate, ĉar ili ne povas ribeli, kaj mi ruĝiĝas pro honto. Samtempe mi vidas mense grandegan, imponan amason da homoj-ĉevaloj, kondukataj per vipoj ankaŭ al morto, kaj mi komparas ambaŭ amasojn: La unua estas tute senkonscia, la alia… ankaŭ. Sed la lasta povas konsciiĝi. Ĝi forĵetu la antaŭjuĝojn kaj malaperigu la “pikistojn”.

La bovo, pro tiom da suferoj kaj mokoj, estas duonblinda — tiel ĝi taŭgas por bone “toreadi”. La toreadoroj elmontras sian lerton kaj arton (?). Ju pli la bovaj kornoj alproksimiĝas al brustoj, despli kontenta kaj emociita estas la rigardantaro.

Alifoje la trumpeto sonas, anoncante la morton de la korna besto, kaj unu el la ĉefaj toreadoroj pretiĝas por plenumi tiun taskon. Li lokiĝas kun akra glavo antaŭ la bovo kaj en oportuna momento enirigas ĝin en la karnon de la besto ĝis la prenilo. La alia viktimo falas sangmakulita. Kriegoj kaj manbatado kronas la laborojn de la lertuloj. Kaj la festo daŭras, aliaj ĉevaloj kaj aliaj bovoj sekvos la unuajn, tiel ĝis la fino.

Tio ĉi estas la NACIA FESTO. Bedaŭrinde ĝi ne estas burĝa nur, ĉar la hispana proletaro multe ŝatas tiun abomenindan spektaklon, indan nur je senmoraluloj.

Estrach (Hispanio).

LA ŜAFPAŜTISTO EN DAKOTA¹

Malgranda valo, malgranda rivereto serpentumanta tra ĝi, krutaĵoj kaj krutaj montetoj. Ĉirkaŭe sur sufiĉe alta monteto ŝarĝveturilo kanvasa, kovrita. Interne de la veturilo — lito, forno, manĝilaro ktp. En ĝi loĝas la ŝafpaŝtisto.

Kiam mi venis, estis la ŝafid-naska sezono. Tiu ĉi daŭras proks. unu monaton. Tiam oni multe laboras. Ni havis 1800 ŝafinojn prizorgendajn. Unu paŝtisto kun ĉevalo kaj hundo zorgas pri la naskonta aro. Unu (la submastro) zorgas pri la ĉiutagaj naskiĝintoj. Oni uzas multajn tipiojn². En ĉiu tago oni ĉiujn naskiĝintojn arigas, kaj alia paŝtisto devas pri ili zorgi. Post du-tri tagoj oni tiujn arojn kunmetas, kaj kiam la idoj havas aĝon de ĉirkaŭ dek tagoj, oni fortranĉas la vostojn kaj kastras ilin. Tiam oni kunmetas ilin en grandan ĉiam kreskantan aron.

[BILDO p.5 | 35,27,61,50] Foto: viro kun ĉapelo rajdanta helan ĉevalon sur ebena preria tereno; malantaŭe, malklare, veturilo.

Post la naskiĝo komenciĝas la regula somera paŝtado. La paŝtisto devas ellitiĝi, antaŭ ol la ŝafaro ekmoviĝas, t. e. antaŭ tagiĝo. Li iom manĝas, kaj iras kun la aro al la paŝtejo. Antaŭ tagmezo la aro reiras al la tendo por trinkigi sin, kaj poste ĝi kuŝas ĝis unu aŭ du horoj post tagmezo. Tiam ili estas rekondukataj al la paŝtejo kaj restas, ĝis noktiĝas. Okaze oni ŝanĝas la tendon (perveturilo) al nova paŝtejo. Ĉiusemajne venas la posedanto alportante manĝaĵojn ktp. Dum vintro ankaŭ estas sama programo. Nur oni devas iom manĝigi la ŝafojn dum malbona vetero. La ŝafpaŝtisto ricevas ĉ. $ 65 monate kaj manĝaĵon. Li devas ĉiam esti kun la ŝafaro kaj zorgi, ke kioto (speco de lupo) ne rabu ŝafon. Estas soleca vivo, kiun pasigas la ŝafpaŝtisto.

I. B. C. (10449).

¹ Dakota estas unu el la ŝtatoj, kiuj konsistigas Usonon.

² Tipio (angle: tepee) estas malgranda tendo, en kiuj estas kuŝigataj, kiam necesas, ŝafinoj por naski; aŭ, se ili ne volas zorgi pri sia ido.

sia eniro. Tiu sumo ofte estas pruntedonita al li per la kolektivo. La kolektivanoj elektas sian estraron, kiu estas responda kaj raportanta al konferencoj el membroj pri la laboro. Granda parto de la profitoj estas uzataj por kapitala pligrandigo de la fabriko; la cetero dividiĝas inter lokaj urbaj plibonigoj, urbaj impostoj kaj parto estas donata al la membroj kiel “bonus” (profitbileto).

Kulture la urbo multe progresis. Antaŭ la Revolucio la plejmulto de la loĝantaro estis aŭ tute ne aŭ nur malmulte klerigita. La tuta klero estis limigita al malgranda nombro da intelektuloj. Nur kvardek ekzempleroj da taga gazeto kaj tiom da ĵurnaloj venis en la urbon. Nun la plejmulto de la loĝantaro ne nur scias skribi kaj legi, sed efektive partoprenas en la kleriga movado de la urbo. La nombro da nuntempaj gazet-abonoj plialtiĝis je du mil ekzempleroj. Ekzistas unu libro-magazeno, kiu vendas ĉiaspecajn librojn kaj legaĵojn.

Mi vizitis kolektivan farmon kaj trovis, ke preskaŭ ĉiuj laborantoj estis abonantoj al taga gazeto. Krom tio en ĉiu oficejo kaj laborejo oni povas trovi semajnan aŭ monatan murgazeton, kies ĵurnalistoj estas la laboristoj aŭ oficistoj mem. La urbo eĉ decidis eldoni sian propran ĵurnalon, sed ĝenerala manko da gazetpapero haltigis tiun entreprenon nuntempe.

Materie la laboristoj vivas multe pli bone ol en cara tempo. La ĝenerala viv-nivelo multe plialtiĝis. Krom kelkaj eksaj poseduloj la ĝenerala loĝantaro vivas pli bone ol en la tempo antaŭmilita. Kaj kun tiu ĝenerala progreso esp-o ankaŭ antaŭenpaŝas. Mi estis aparte feliĉe impresita per la amikeco kaj entuziasmo de la esperantistoj. Kun la helpo kaj fervoro de tiaj esp. K-doj kiel K-do Kulagin, la vojo al la universala uzado de internacia lingvo povas esti multe plimallongigata…

(12452)

SAT-anoj

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

Korektoj. — En la protokol-n-o (256) oni korektu jenajn preserarojn por ne malkompreni la koncernajn tekstojn: En pĝ. 482, 2-a kol., lin. 35 de supre, legu: “plenumis tion ĝis nun ne unu LEA (anst. “nur”); pĝ. 490, lin. 18 de malsupre, 1-a kol., “propagandataj” (anst. “propagandaj”); pĝ. 497 antaŭ la titolo “Rezolucio” mankas la tuta jena parto (kiun oni kompletige aldonu en tiu loko):

Sesa laborkunsido, 8-a de aŭgusto matene. Malfermo je 10-a horo. K-do Capoulade (Francio) prezidas. K-do Richter (Leipzig) donas kelkajn informojn, same K-do v. d. Heid. K-do Kaulich (sekretario de la Prop. Komisiono) legas la Kongres-Rezolucion verkitan de la Prop. Komisiono en ĉeesto de K-doj Lanti, Drezen k Vildebrand (lasta kiel Kontrolkom.)… En la “Rezolucio” mem mankas pro teknika malatento la nomo de K-do Maller (7368), Vieno, kiu subskribis la dokumenton kiel ano de la Propon-komisiono [?].

En la antaŭlasta alineo de l’ Protok. (pĝ. 498) legu “dancscenaro” (anst. “dankscenaro”).

K-do Usov, verkinto de l’ art. “Porrikolta milito en sovetia vilaĝo” (n-oj 253—254) petas, ke oni legu en lin. 16-a de tiu art.: “…per rikoltilo (“serp”), draŝas per draŝilo (“cep” aŭ “privjaz”)… “Sur lin. 19-a anst. vorto “ventumilo” devas esti “vento”, kiu kun ŝovelilo estas sola “ilo” por ventumi. La ventumanto ĵetas la grenon per la ŝovelilo, k la vento forigas la sentaŭgaĵon; la greno, kiel pli peza, falas teren.

K-do 6269, verkinto de art. “Ŝtonlaborista vivo en Silezio” (n-o 255) atentigas, ke la red. piednoto ne ĝustas, ĉar la plej dekstra sur la bildo ne estas li, tamen alia esp-isto. Li mem ne estas sur la bildo…

— paĝo 6 —

518 — SENNACIULO

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

19. Pri la historio de l’ himno: “La Internacio”

(1-a daŭrigo)

Eŭgeno Potje naskiĝis en Parizo la 4-an de oktobro 1816, de laborista familio; lia patro, paklaboristo, estis bonapartano; lia patrino, modesta mastrumantino, estis pia. Kun dektri jaroj, li akiris sperton en la metio de sia patro. La 29-an de julio 1870, li subskribas la manifeston de l’ parizanoj-internaciistoj al la germanaj socialistoj, ilin petegante malhelpi la militon. Dum la sieĝo li estis nomata adjutanto ĉe bataliono de l’ Nacia Gvardio kaj poste delegata al la centra Komitato, en kiu li fariĝas unu el la plej aktivaj membroj. Kiel ĉiuj K-doj, kiel Varlän (fr.: Varlin), kiel Lefransä (Lefrançais), kiel Vajan (Vaillant) kaj Malon, li estas “por la milito ĝis pereo”, li partoprenas en la batalo de Ŝampinji (Champigny); sub la titolo: Defendu cin, Parizo! li rimas:

Ĉu aŭdas armean ci paŝon?
Pariz’! Kia puno, malbonfart’!
Sur montoj vidu la fumaĵon
De la germana avan-gard’.
De l’ Imperi’ eksciu prezon:
La malvenko kaj konfuza sent’;
Sed ci baru ilian progreson:
Parizo, ek al cia defend’!

Venas la Komuno¹: la 16-an de aprilo 1871 Potje estas elektata membro de l’ Laborista Registaro per 3352 voĉoj el 3600 voĉdonantoj en la 11-a urbdistrikto. En majo li pafas sur la barikadoj. Forsaviĝinte el la buĉado, li rifuĝas Anglion, poste Usonon. Por vivi li havas laŭvice la metiojn de desegnisto kaj de instruisto.

Reveninte Francion tuj post la amnestio (1879), li reokupas sian batalpostenon; sed li maljuniĝis kaj estas paralizita. Li ne aliĝas oficiale al unu el la socialistaj organizoj, kiuj formiĝas tiutempe; sed liaj simpatioj, liaj amiksentoj kaj liaj preferoj apartenas al Ged (france: Guesde) kaj al la Laborista Partio, kaj li kunlaboras ĉe la Socialisto¹.

Li mortas la 6-an de novembro 1887 kaj estas enterigata la 8-an de novembro. La ruĝa skarpo kun orkvastoj de membro de la Komuno estas metata sur sian ĉerkveturilon. Dekmilo da personoj, ruĝaj standardoj etenditaj, sekvas akompane. La polico, volante ekpreni unu el la standardoj, provokas batalon furiozan kaj faras plurajn arestojn. En la tombejo paroladoj estas farataj de Eŭgeno Furnjer (Fournière), Edvardo Vajan (Vaillant), Ludovikino Miŝel (Michel).

La 12-an de novembro Nikolao Hüg (Hugues) interpelacias s-on Faljer (Fallières), ministron por internaj aferoj, pro la policaj provokoj, kiuj distingis la enterigon. Bone komprenite, la registaro estis aprobata per 320 voĉoj kontraŭ 144².

La kantoj de Eŭgeno Potje (Pottier) formas du volumojn.

La unua aperis en 1884, sub la titolo: Kiu estas la Frenezulo? (fr.: Quel est le Fou?) kaj sub la aŭspicioj de Ernesto Ŝebru (Chebroux), prezidanto de la Kantetista Liro, kaj de Gustavo Nado (Nadaud), kiu pagis la kostojn de l’ preso kaj verkis la antaŭparolon.

La dua volumo, Kantoj revoluciaj, estas de junio 1887. Ĝin enkondukas antaŭparolo de Henriko Roŝfor (Rochefort), kiu esprimiĝas tiele:

“…Ke oni superu tiujn ĉi kelkajn strofojn de l’ unua peco, Johano Mizera. Ĉu ĝi ne estas profunda kiel Lamenä (Lammenais) kaj kolora kiel Ribera (Ribeira)?

“La kantoj skribitaj sub la Imperio estas de indigno relative trankvila kaj preskaŭ filozofia.

“Post la buĉado de 1871, la maljuna batalanto sentis la pulvon kaj la tuta sango disŝutita supreniris en lian gorĝon. Ha! La Versalanoj povas esti trankvilaj. Ilia memoro ne pereos. Ili trovis sian Jüvenal’ (Juvénal)…”

La Internacio troviĝas en la kolekto Kantoj revoluciaj. Ĝi estas dediĉita de l’ aŭtoro al lia malnova kolego de la Komuno, Gustavo Lefransä (Lefrançais). Ĝi estis verkita de Potje en junio 1871, mallonge post la malĝojaĵoj de la franc-germana milito, mallonge post la subpremo al la laborista movado pariza.

Ĝi ne estas, laŭ literatura vidpunkto, la plej bona el la kantoj de Potje. Aliaj superas ĝin per la verskonstruo, per la rigoreco de l’ sintakso. Sed La Internacio havas tiun ĉi karakterizon, ĝi prezentas, de la vidpunkto de l’ propagando, tiun ĉi avantaĝon, ke ĝi koncizigas en ses strofoj la esencajn konceptojn de l’ socialista proletaro. Ĉio troviĝas fortike resumita:

La kritiko al la burĝa ŝtato:

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci’…

La forŝtelo fare de l’ mastraro el la proleta laborforto:

La reĝoj de minar’ kaj rel’
Jam estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel’.

La formiĝo de l’ laboristoj en klasa partio:

Nur ni, laborarmeaj eroj
De l’ urboj kaj de la kampar’¹…

La aserto, ke estas ili solaj kaj iliaj penoj, per kiuj venos la liberiĝo:

Ne la cezar’ nek dia volo
La savon portos de l’ tiran’, —
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man’…

La proklamo de l’ internaciismo kaj la malamo al la milito:

Estrar’ nin trompis artifike, —
Por ni do — pac’! por ĝi — milit’!…

Fine, la antaŭdiro pri la nova socio, bazita sur la suvereneco de l’ laboro:

Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj — ĉio estu ni!…

Aleksandro Zévaès. Trad. N. B.

(Daŭrigota.)

¹ Ni memoras esti vidintaj kelkfoje s-inon Potje kaj unu el ŝiaj filinoj partopreni ĉe la memorsolenoj de l’ 18-a de marto organizitaj de la pariza Aglomeriĝo (amasiĝo) de l’ Franca Laborista Partio.

¹ Semajna centra organo de l’ Franca Laborista Partio; redaktita de Ged, Paŭlo Lafarg (Lafargue), Gabrielo Devil (Deville), Raŭlo Frejak (Fréjac), ktp., ktp.

² Iom post lia morto formiĝis komitato por starigi al li monumenton. La magistrata konsilantaro de Parizo kaj la ĝenerala konsilantaro de l’ departemento Sen (Seine) voĉdonis ĉiu krediton de 809 frk., sed tiu voĉdono estis nuligata de la ministerio por internaj aferoj. La inaŭguro de l’ monumento okazis la 24-an de majo 1908 sub la prezido de d-ro Gupi (Goupil), iama membro de la Komuno. La monumento konsistas esence el griza granita bloko subtenanta libron malferman el blanka marmoro. Sur la libraj paĝoj estas gravuritaj la titoloj de l’ ĉefaj poemoj de Potje: La Ribelulo, La Internacio, Kion diras la Pano, Johano Mizerulo kaj tri datoj: 1816, 1871, 1887, kiuj memorigas lian naskiĝon, lian partoprenon je l’ pariza ribelo kaj lian morton.

¹ Ĉi tie nia esp. traduko ne estas tre preciza. La proza traduko laŭ la originala tekstus: “Ni laboristoj, kamparanoj estas la granda laborista partio…” — Rim. de l’ trad.

[REKLAMO p.6] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! —o— Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Prezo: 0,80 mk. g.

[BILDO p.6 | 64,74,93,90] Karikaturo: maldekstre klinita kelnero en longa nigra vesto, kun granda kurba nazo kaj franĝa buŝtuko; dekstre sidanta gasto kun lipharoj kaj alte kombitaj haroj, antaŭ tablo kun telero kaj kulero.

— Kia stato do regas en tiu ĉi ejo? Jen la telero estas ankoraŭ tute malseka!

— Sed, sinjoro! Tio ja estas jam la supo!

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 519

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

N-o 19 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 19

Esperanto inter sovetiaj medicinistoj

Ĉe la Sovetrespublikara Esp. Unio estas organizita Tutsovetia Medicina Sekcio, kun la sidejo en Leningrad. La Sekcio unuigos ĉiujn sovetiajn medicinistojn. La provizoran sekretariaron de l’ Sekcio konsistigas: prof. Vojaĉek (estro de Militmedicina Akademio en Leningrad), d-ro Nadejkin (gvidanto de l’ juĝ-medicina katedro de M. M. A.), K-do Lamkin (komisaro de M. M. A.), d-ro Gogitidze (ĉefkuracisto de strategia kavalerio), d-ro Leontjev, d-ro Ŝubin (el Leningrad); prof. Kabanov (el Moskvo), prof. Pokotilo kaj d-ro Babadaglij (Odessa), d-ro M. Fomina (Kaŭkazio). Ankaŭ partoprenas en la sekretariaro reprezentantoj el Minsk, Kiev kaj Ĥarkov. Teknikan sekretariaron formas 5 personoj.

Krom la esp. propagando inter medicinistoj sovetiaj la Sekcio aranĝas praktikan aplikon de esp-o por la servoj de l’ medicino. La Sekcio zorgos pri originalaj sciencaj studoj en esp-o kaj pri peresp-aj tradukoj en ruslingvajn medicinajn ĵurnalojn. Per Leningrada radio-stacio estos disaŭdigataj kelkaj sciencaj raportoj en esp-o. La unua disaŭdigo okazos pri “Novaĵoj de farmacio”. La Sekcio preparas ruslingvan ŝlosilon por Granda Esp. Medicina Vortaro.

Post la interkonsento kun kelkaj kuracistoj-specialistoj la redakcio de tiu ĉi Paĝo informas ĉiujn SAT-anojn pri organizado por SAT-anoj de speciala kuracista konsultado. K-doj, kiuj volas ricevi kuracistan konsilon aŭ konsulton, skribu laŭ la redakcia adreso, aldonante resp. kuponon. Respondoj havantaj aktualecon por ĉiuj, aperos en la Paĝo. La respondojn donos specialistoj- kuracistoj.

La Sekcio liveras ankaŭ ĉiuspecajn informojn pri laboro de ĉiuj katedroj de l’ Militmedicina Akademio (adr. senpera: Leningrad, Voenno-Medicinskaja Akademia. Sudebno-Medicinskaja Katedra). La Sekcio preparas ankaŭ bibliografion de artikoloj kaj verkoj medicinaj aperintaj en esp-o. La Sekcio invitas SAT-medicinistojn kunlabori en ĝi. — Ni gratulu sovetiajn medicinistojn esp-istajn komence de ilia agado. D. S.

UZU LA SOMERON¹!

(Konsiloj de kuracisto)

Freŝa aero kaj suno estas tre necesaj por la sano. Ili estas defendantoj kaj helpantoj de l’ homo. La suno mortigas la mikrobojn, kiuj kaŭzas malsanon; la suno antaŭ-deturnas la disvolvon de kelkaj malsanoj. Sekve ĉiu el ni devas kiel eble plej multe troviĝi sub sunaj radioj. Ĉiu devas nepre uzi la someran sunon, ĉar la someraj sunradioj ja estas plej fortaj. Pli multe da sunradioj en la ĉambrojn! Forprenu de la fenestroj kurtenojn, donu vojon al la suno! La vitroj en la fenestro devas esti purigataj dufoje dum la semajno. Malfermu la fenestrojn, donu vojon al freŝa aero! Certe, se la vento portas polvon aŭ pluvon, aŭ bruo malhelpas al via laboro — nur tiam fermu fenestron. La urbanoj tre ofte ne povas utile uzi siajn ripozhorojn. Ili surmetas tre varman, nehigienan korp-veston kaj piedveston. Ili ofte ripozas en ĝardenoj plenplenaj da polvo kaj tabakfumo. Ne necesas tiel agi! Portu kiel eble plej malpezan veston, uzu la okazon resti sen vesto, por ke sunradioj kaj freŝa aero povu vian korpon vidi pli ofte. Ĉar somere ni pli multe ŝvitas kaj polvo pli multe kovras nian korpon — ni devas pli ofte lavi nian korpon. Estas tre dezirinde, ke ĉiu havu sian hejman duŝon; ĝi ja estas tre agrabla somere. Kiu loĝas ĉe la maro aŭ ĉe rivero, uzu ilin por tie bani sian korpon.

For tre pezan, maloportunan, “modan” piedveston — uzu malpezan oportunan piedveston kun larĝaj ŝupintoj, sed altaj kalkanumoj. Estas tre rekomendindaj eksterurbaj ekskursoj por unu aŭ pli da tagoj, tendarvivo ĉe arbaretoj. Somere uzu kiel eble plej da vegetaĵa nutraĵo kaj freŝa lakto.

Freŝa aero estas precipe utila por la infanaro; ankaŭ ĝi fortigas infanon kontraŭ malsanoj.

Pli multe da sunradioj kaj freŝa aero, pli malmulte da fumaĵoj kaj alkoholaĵoj! Uzu la someron, por fortikigi vian sanon! Doks.

¹ La redakcio por provo presigas tiun artikolon. Ni petas la legantojn de “S-ulo” respondi, ĉu estas utila fako “Konsiloj de kuracisto”, kaj pri kiuj temoj ili volas havi konsilojn.

VIVO KAJ VERKADO DE H. G. ŬELS

En la nuntempa angla literaturo Ŭels (Wells) havas unikan lokon. Li jam verkis preskaŭ 60 eldonitajn librojn, multe da mallongaj rakontoj kaj regule aperigas artikolojn en la britaj kaj usonaj ĵurnaloj. Liaj verkoj estis tradukataj en ĉiun ĉefan lingvon, ĝis li fariĝis mondfama kaj estas pli influhava ol lia konata amiko Ŝa (Shaw), la dramverkisto. Kiam oni renkontas Ŭels persone, oni atendas severmienan homon; sed li estas malalta, iom grasa, kun fajfa voĉo, sed multe pli vivplena ol ordinara homo.

La patro de Ŭels estis profesia kriketisto¹, kaj el sia propra sperto li bone konas la barakton resti egala kun la mezklasaj najbaroj. Fine li ricevis stipendion, studis ĉe Kolegio de Scienco en Londono, ricevis diplomon kaj fariĝis instruisto de scienco. Lia verko “Love and Mr. Lewisham” (Amo kaj S-ro L.) antaŭdiris bone tiun periodon en la jaroj ĉirkaŭ 1890. Baldaŭ Ŭels forlasis la instruadon, ĉar li kombinis grandan imagon kun sia scienco kaj verkis sciencajn romanojn. La franco Jül Vern (Jules Verne) ankaŭ faris tion sukcese, sed Ŭels post la verkoj “La Unuaj Homoj en la Luno”, “La Intermilito de la Mondoj”, “La Tempo-Maŝino” fariĝis socialisto, kaj en siaj verkoj li kritikas la ekzistantan socian sistemon. Li fariĝis ano de la Fabian-Asocio¹ kun Ŝa kaj la Ŭebbs kaj verkis broŝurojn.

Ne longe li restis tie, ĉar li ne ŝatis la burokratismon de la Ŝtat-socialistoj kaj la tro diskretan propagandon de la Fabianoj. Oni povas sekvi lian ŝanĝiĝantan opinion en siaj verkoj, kiuj elvenas almenaŭ unu pojare.

La genio de Ŭels konsistas en lia povo interpreti, kion la socio pensas. En artikoloj aŭ en individuo li povas esprimi la karakteron de epoko aŭ socia klaso. Li ne poluris sian stilon. Plej efike kaj konvinke li verkas, kiam li pritraktas sian propran klason — la malgrandan butikiston, la komizon, la anojn de la grupoj inter la kapitalistoj kaj la salajrolaboristoj. Liaj verkoj estas granda spegulo kaj ofte individuoj renkontis sin en iliaj paĝoj. En “Mheanwhile” (Intertempe), la romano pri la Nacia Striko (1926) kaj kontraŭ Faŝismo, li fakte ne kovras la karakterojn, sed laŭnome atakis Boldŭin (Baldwin), Ĉerĉil (Churchill) kaj Ĥiks (Hicks). Kiel bona foto de nia epoko liaj verkoj valoras kaj la karakteroj de Kipps, s-ro Poli (Polly), Onklo Ponderevo kaj aliaj karakteroj estas tiom bonkonataj kiom Babbitt en Usono.

Bedaŭrinde Ŭels science studis nur biologion, ne sociologion. Li neniam spertis la klasantagonismon en la industrio kaj neniam persone konatiĝis kun la organizita laboristaro. Tial en siaj verkoj li ĉiam atakis Marks, infane volas forrazi lian barbon, diras, ke malsano kaj malbona hepato estis kaŭzo de “Kapitalo” kaj de la marksaj teorioj. Kiam Ŭels mem verkas historion, li ofte parolas pri “la kreskanta inteligenteco de l’ homaro” kiel faktoro en progreso. Li “pruvas”, ke klasantagonismo kaj divido inter kapitalistoj kaj laboristoj ne ekzistas, ĉar la laboristo, reveninte hejmen, ŝanĝas sian veston kaj partoprenas en la administrado de kooperativo aŭ eble posedas la domon, en kiu li loĝas. Mankas al Ŭels scienco pri socio kaj kolerigas lin la asertoj de Marks, Lenin kaj aliaj pri la afero. Senkonscie li nur povas miksi koktelojn² el sekso kaj sociologio, kiuj ne timigas la kapitalistan klason. Ĉiam la Utopio kaj dezirata stato en liaj romanoj venas mirakle, per bombardo, vosto de kometo, nova formo de edukado ktp. En la romano “Homoj, kiuj similas al Dioj”

¹ Kriketo = angla pilkludo.

¹ Fabius estis roma generalo, kiu venkis en batalo per prokrasto. La anoj de la F.-A. imitis lin per iom-post-ioma propagando por la ŝtata ekposedo de l’ industrio.

² Koktelo (cocktail) = miksita alkohola trinkaĵo en Usono.

— paĝo 8 —

520 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Laŭ kia metodo oni devas instrui esperanton?

(Kontraŭdiro al K-do Soares)

K-do Soares en n-oj 253/54 prave mencias la fakton, ke ekzistas kuriozaj specialaĵoj en la gramatiko ne de esp-o, sed de la naciaj lingvoj, kiuj necesigas gramatikajn klarigojn en la koncerna nacia lingvo antaŭ kaj dum la esp. kurso. Li opinias, ke pro tio alilingva esp. instruanto (ekz. rumanlingva esp. kursgvidanto en Svedio) ne bone taŭgas por tia kurso, ĉar li ne povas doni tiujn klarigojn kaj eĉ ne konas la diversajn “idiotismojn” de la koncerna lingvo.

La problemo de la esp. instruo tute ne kuŝas en tiuj gramatikaj malfaciloj, sed — kiel K-do 8404 akcentas en “S-ulo” n-o 248 — en la psikologio de la propagando, en la psikologio de la instruo. En tiu rilato la metodo Ĉe por ni estas tre konsiderinda. Soares mem nomas la sukceson de la Ĉe-metodo “entuziasmiga”. Kaj tio estas tre grava. La metodo, kiun Soares proponas kaj asertas plej bona, estas tro scienca, sobra, ne alloga. Ĝi estas la ĝisnuna kaj sukcesas ofte nur ĉe lernantoj, kiuj havas la nepran volon kaj energion, ĝisfine lerni la lingvon. Sed granda parto de la lernantoj ofte antaŭ la fino forlasas la kurson.

La kursoj de Ĉe kontraŭe je la fino havas pli multajn partoprenantojn ol je la komenco.

  1. Ĝuste la malsamlingveco de la instruanto havas fortan instigan influon sur la intereson de la lernanto, kaj tio jam estas duona venko.

  2. Estas interna, spirita travivaĵo, iom post iom akiri la eblecon de reciproka interkompreniĝo kun la fremdlingvano.

  3. La fremdlingva instruanto ĉiam devas paroli esp-on. Do li ĉiam devas serĉi la plej simplajn esprimojn, li devas uzi objektojn, bildojn, desegnojn, gestojn. Jes, tio ofte estas malsimpla, komplika, sed ne ekzistas dubo, ke tiu instrumaniero plej profunde enpenetras la lernanton.

  4. Ankaŭ la lernanto estas devigata, ĉiam nur paroli esp-on; la gepatran lingvon la instruanto ja ne komprenas. Lernanto kaj instruanto ofte devas klarigi iun novan situacion per simplaj konataj vortoj. Ĉefe: Ĉiam ili estas devigataj paroli, labori en sia cerbo, por trovi esprimojn por la interkompreniĝo kun la alilingvano.

Tio estas la bonŝancoj, kiujn havos ĉiu fremdlingva esp. kursgvidanto. Ŝajne Andreo Ĉe en la plenumo de la taskoj 3 kaj 4 estas tre lerta kaj bonhumora.

Per tia kurso la lernantoj eniras tuj en la vivon de la lingvo. Ilia intereso estas forte incitita. Ili volonte, el libera intereso poste akiros la malmultajn, facilajn, logikajn regulojn de esp-o.

Post konstato, ke fremdlingva esp. instruanto ne estas la plej bontaŭga kursgvidanto, Soares saltas al la konkludo, ke do la plej taŭga gvidanto estas la lernolibro. Ne, la samlingva esp. instruanto en sia laboro laŭ la rekta metodo plene povas atenti kaj pritrakti la malfacilojn de la koncerna nacia lingvo. La fremdlingva esp. instruanto ankaŭ havas la malavantaĝon, ke li ne konas kaj ne povas eluzi en la komenco de la kurso la esp. vortradikojn, kiuj devenas el la lingvo de la kursanoj (aŭ parenca). Tiurilate la samlingva esp. instruanto, se li nepre povas eviti en la kurso la aplikon de la gepatra lingvo, laboros en pli facila kondiĉo.

Tamen eble tiu prefero ne superas la psikologian preferon de fremdlingvano menciitan en ciferoj 1 kaj 2.

Entute la spertoj de K-doj, kiuj instruas laŭ la rekta metodo, konfirmas la sukceson de la Ĉe-metodo. Ni ne bezonas fotografi por niaj kursoj la vojon aŭ la parolojn de Ĉe, sed li certe povas doni valorajn iniciatojn.

La sola argumento por la gramatika aŭ lernolibra metodo estas la malfacileco, eduki rapide la necesajn kapablajn kursgvidantojn por la rekta metodo. Kaj tiu argumento estas tiom grava, ke en praktiko ni devas ankoraŭ akcepti la helpon de la lernolibroj. Sed kreante novan lernolibron la verkanto plej multe klopodu, fiksi en ĝi modelon de la rekta metodo. (Por la germanlingva regiono faris la unuan provon en tiu rilato la lernlibro de Puff. Eble en ĉi tiu jaro sekvos simila lernlibro de Degen por lernejaj kursoj.)

SAT-ano, kiu havas alian konvinkon, tamen ne prenu la rajton, persone ataki homon, el kies sindona laboro por esp-o ankaŭ la laborista movado povas profiti kaj jam profitis. SAT-ano ne rigardu la personon, sed la aferon. (2190)

Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.

la homoj komprenas la pensadon unu de alia sen la helpo de vortoj, sed Ŭels ne praktike helpas la alprenon de internacia lingvo por helpi la reciprokan interkompreniĝon de diversnacianoj nuntempe. (Fino sekvos.)

NIAJ RESPONDOJ

K-dino Naĥimoviĉ. — Ni atendas noteton pri “Art-laborista Servo”.

S. Bojev. — Atentu la titolon nunan de nia paĝo. Laŭeble artikolon ni uzos.

5907. — Respondo al nia PK ĝis nun ne alvenis.

Kozlov k aliaj. — Se vi volas ricevi de l’ Red. respondon, aldonu PM aŭ respondkup. por resp. D. S.

La Kamentubo

Eminentaj filozofoj asertas, ke regas ordo en la Naturo. Povas esti. Sed por tion konstati, ili sendube metis sur sian nazon okulvitrojn, kiuj tute mankas al mi. Por miaj okuloj fakte estas videbla ĉie ĉirkaŭe nur granda ĥaoso. En la kruda naturo ĉio rezultas de hazardo kaj de blindaj fortoj. Nur la homo kreas ordon en la mondo. Per lia genio kaj volo — jes volo — riveroj transpontiĝas, vojoj, domoj, ŝipoj, maŝinoj konstruiĝas por difinita celo. La naturo fariĝas la servanto de l’ Homo. Kie oni konstatas ordon, tie la homa laboro, la tekniko, la arto triumfas…

La ordo estas artefaritaĵo.

Tiajn pensojn mi cerbumis iun tagon en la Silezia montaro, kie mi ripozis dum kelka tempo post nia IX-a. Ĉie en tiu bela regiono montoj kaj valoj kuŝas senorde, sencele. Verdaj arbaretoj kvazaŭ kapvestas la montojn laŭ plej diversa maniero. Treege fantazias la Naturo…

El post verdaj abioj jen ĉi tie kaj tie aperas iu alta kamentubego. Ĝi certe malharmonias kun la medio; ĝi difektas la pejzaĝon, elĵetante nigran fumon en la bluan ĉielon. Poetoj kaj romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubegon.

Al mi ĝi ankaŭ aspektas malbela. Sed mia racio konsilis, ke mi aŭskultu la klarigojn de la kamentubego. Kaj ĝi parolis jene:

“Dank’ al mi vi povis rapide kaj relative malkare veni ĉi tien por admiri la pejzaĝon: la fervojo, kiu kondukis vin, ja ne povus ekzisti sen mia helpo; dank’ al mi la kamparano tie en la valo, sidante sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton kaj egan laciĝon de eble 10 laboristoj; dank’ al mi vi havas en la poŝo horloĝon, kiu ebligos al vi akuratan rendevuon kun tiu K-do, kiu promesis veni renkonte al vi el relative malproksima urbeto; dank’ al mi tiu via K-do posedas biciklon, per kiu li veturas al vi; dank’ al mi…”

Longe tiel parolis la kamentubego. Mi fine komprenis, ke eĉ dank’ al ĝi esperanto povas ekzisti kaj SAT funkcii.

* * *

La kamentubegojn posedas la kapitalistoj. Tion ni ja ne devas forgesi. Pro tio la kamentubego povus ankaŭ rakonti, ke dank’ al ĝi militmaŝinoj kaj plej kruelaj mortigiloj fabrikiĝas, homoj senlaboriĝas, mizeriĝas, mortiĝas. Sed tiuj homoj, dank’ al la kamentubego, ankaŭ unuiĝas, klaskonsciiĝas kaj prepariĝas por kapti en siajn manojn la mastrumadon de la tuta produktado. Tiam la kamentubegoj ne plu utilos por fari kriman laboron. Kiam regos la socialismo sur la tero, tiam forestos

— paĝo 9 —

landlimoj kaj ĉia ekspluatado de la homo kontraŭ la homon. Tiam oni eĉ povas esperi, ke la kamentubegoj ne plu difektos la pejzaĝojn. La homa genio estos trovinta la rimedon tiel trafe sklavigi la fortojn de la naturo, ke la maŝinoj funkcios sen fumo kaj eĉ sen bruo. Jam nun antaŭ miaj okuloj sur la fervojo kuras elektra trajno, kies lokomotivo estas senkamentuba . . .

Tre elokvente parolis al mi en arbareto el Silezio la kamentubego, kiu difektis la pejzaĝon. Ĝi instruis al mi, ke ĝia ekzisto nepre kondiĉas la starigon de l’ socialismo en la mondo. Vane estus esperi, ke sen la scienco, sen la tekniko, sen la homa volo socialismo povas stariĝi kaj ordo regi en la mondo.

Kie mankas kamentubegoj, tie ankaŭ mankas la objektivaj kondiĉoj por la starigo de l’ socialismo.

Hirŝberg, 18. 8. 1929. E. L.

Fakkunsidoj ĉe la 9-a SAT-Kongreso

La aranĝoj de la trafikistoj dum la Kongreso

Iomete pli malfrue ol je la fiksita tempo, la 5. aŭgusto posttagmeze estis malfermata la fakkunveno de trafikistoj. Sur tagordo estis: 1. La estonta laboro inter trafikistoj; 2. Diversaĵoj. Antaŭe estis legataj salutoj de organizo el Kassel (pere de K-do Mailand) k fervojista sekcio en Sovetio (K-do Soroko¹). Post la unua punkto de la tagordo okazis grava k instrua diskuto pri la agmaniero en la sindikatoj, urboj ktp. por k per esp-o.

La kolegoj ne konsentis fondi apartajn organizojn, ĉar jam sufiĉe da organizoj ekzistas inter la laboristoj, sed instigi subteni sindikatojn, precipe la Internacian Transportlab. Federacion k batali en ili por k per esp-o, ĝis ili akceptos nian lingvon en sian programon.

Post preskaŭ duhora daŭro k longa diskuto la fervojistoj opiniis, ke ne plu necesas speciala fakkunveno por povi partopreni la vesperan lumbildparoladon. Dum tiu parolado estis sciigite, ke la fervojistoj k trafikistoj ĝuos specialan senpagan rondveturadon per aŭtobuso tra Leipzig, kiu sciigo aplaŭde estis akceptata. Alian tagon, matene je 11-a, okazis tiu veturado laŭ plano. Ĝi daŭris tri horojn (inkluzive duona horo da interrompo en la plej granda amuz-parko de Leipzig, Lunaparko. Vidu la bildon). Dum la restado ekster- k enlandaj fervojistoj esprimis sian dankon al la fervojista sindikato, kiu zorgis pri la senpaga rondveturo. Dum tiu veturado ni faris bonan propagandon por la kongreso k esp-o kun du afiŝoj. Mankis tempo por montri la internajn aranĝojn ĉe stacidomo, poŝtejo ktp. Ankaŭ ne ĉiuj K-doj povis interesiĝi por la fakkunveno pro la multo da kongres-aranĝoj. Tion ekz. atestas la fakto, ke ĉe la trafika fakkunveno ĉeestis nur 31 K-doj, ĉe la rondveturado 48 (inter ili kelkaj virinoj).

¹ Cetere Intern. Transportlab. Fed. sendis sian saluton al la tuta kongreso.

Tio ne estu kritiko k plendo, sed konstato de fakto, por en estontaj kongresoj pli koncentrigi grand-skale la fakkunvenojn, ekz. je “Industria ligo”, “Trafika ligo” k. s.

Entute la aranĝoj sufiĉis k mi kredas, ke la K-doj ofte memoros pri la tagoj en Leipzig k la postkongresaj en Saksa Svisio. (La publikigita foto estas havebla ĉe K-do Max Haeckel, Altenburger Str. 18, Leipzig S 3, Germ.)

[BILDO p.9 | 35,20,74,41] Foto: granda malfermita aŭtobuso de rondveturado, plena de kongresanoj; antaŭ ĝi staras tri viroj, unu kun ŝofora kaskedo. Sur la flanko de la aŭtobuso: “Leipziger Auto-Rundfahrten Leipzig”.

Publika fervojista kunveno

Ĝi okazis mardon (6. 8.) vespere dum la Kongreso en la Popoldomo.

K-do Pietzsch, sekretario de la fervojista sindikato en Berlin, parolis pri Sindikato k Esp-o. Li montris tre klare per faktoj al la ĉeestantoj la neceson de unu lingvo inter la popoloj. Poste parolis angla, aŭstra, holanda, sveda fervojistoj pri diversaj fervojistaj kondiĉoj en sia lando. La traduko de la paroloj de l’ eksterlandaj fervojistoj faris bonan impreson al la ĉeestantoj. Okazis grava k instrua diskuto, kiu pro la malfrua tempo bedaŭrinde baldaŭ devis esti ĉesigata.

Por ĉiu fervojisto estis granda plezuro partopreni k aŭdi la opiniojn de alilandaj fervojistoj. Je la fino de la kunveno la loka sindikat-gvidanto dankis ĉiujn kolegojn pro la intereso k laboro en la sindikato k intereso por la esp. kunveno. Li ĝojis vidi, ke inter la fervojistoj jam estas kelkaj esp-istoj, k subtenis la proponon, ke la kolegoj aranĝu kurson esp-an inter la fervojistoj k sendu informojn al la ĉef-estraro.

En Leipzig ni havas la simpation de preskaŭ ĉiu sindikato por esp-o, sed pli grava k signifoplena progreso estus, se la sindikatoj mem aranĝus la kongresajn fakkunvenojn.

M. Haeckel (1162), Leipzig.

La fakkunsido de la SAT-Junularo

Pro la amplekso de la tagordo ĝi devis okazi je du tagoj: je la 7-a vespere k je la 8-a tagmeze (ambaŭfoje en Popoldomo). Partoprenis tiun kunvenon 65 junaj Gek-doj el 7 landoj. Ĉiuj sekvis kun plej vigla intereso la debatojn. Unue raportis K-do Bartelmes (Paris) pri stato k ĝisnuna laboro de la Sekcio, ĝia historio, ĝia agado, fine pri la aperigo de la “Junulara Paĝo” en “S-ulo”. Poste li mem proponis, ke alia K-do pli juna ol li okupu sin pri la gvidado de l’ Sekcio, precipe ankaŭ, ĉar li mem havas tro da laboro pri la redaktado de “S-ulo”. Post diskutado pri la raporto, en kiu partoprenis 6 Gek-doj, oni transiris al novelekto de l’ estraro. Estas elektita kiel Sekciestro K-do Keuning, Kleiststr. 41, Dortmund, Germ., kiel redaktanto por la “Jun. Paĝo” K-do A. Schwarz, Neckarsulm, Germ. Ambaŭ akceptis deklarante, ke ili faros sian plejeblon por bone funkciigi la Sekcion. Konsiderante la malfortan financan situacion de la junularo ĝenerale k montrante al la ekzemplo de aliaj organizoj kun junularaj sekcioj, la kunvenintoj decidis unuanime direkti al la Direkcio de SAT peton ne nur pri morala, sed ankaŭ pri financa subteno en la alteco de 30 mk. g. jare, por ke la Sekciestro povu plenumi reguli siajn laborojn, interrilatante perkoresponde kun la sekcianoj.

Poste parolis K-do Kaulich-Bruselo pri internacia interligo k junularo. Li montris avantaĝojn de kolektiva k de individua korespondado. La diskuto montris, ke ambaŭ specoj da korespondado estas necesaj k aplikendaj por krei veran intiman interligon tutmondan per nia SAT-aparato k speciale nia Sekcio.

Tiam parolis K-do Hofmann-Leipzig pri la provo krei junularajn rondojn, ilia aktiveco, la malfaciloj, kiuj devas esti venkataj; k ankaŭ li parolis pri niaj rilatoj al aliaj junular-organizoj proletendencaj k nia kunlaborado kun la plenaĝaj K-doj en la grupoj k rondoj. — Alian matenon sekvis diskutado pri tiu punkto. Plue estis diskutata pri junula literaturo k konklude estis esprimata la deziro, ke SAT eldonu pli da literaturo, kiu traktas junulajn temojn seriozajn, ekz. “Junuloj k seksa demando” k. s.

Entute regis sufiĉa entuziasmo por la Sekcio k nun devos montriĝi, ke la Junularo en la kadro de SAT pli aktiviĝas . . . Sekr.: Bartelmes, Keuning.

[REKLAMO p.9] Kio estas DIABLIDOJ? Rakonto pri knaboj, kiuj spite malbonŝanco kaj malagrablaj spertoj restas estroj de la situacio. La malgrandaj herooj trovos admiron kaj simpation ĉe la leganto. 48 paĝoj. Kun tutpaĝa titolbildo. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 10 —

PERESPERANTA LABORO

ESPERANTO-SERVO de SAT aperigos depost 1-a de oktobro k. j. ĉiusemajne specialan paĝon en “S-ulo”. Tiu kvazaŭa reorganizo de Esperanto-Servo estu forta instigo al ĉiuj SAT-anoj, en siaj lokaj SAT-rondoj okupiĝi pri la estonta peresp-a laboro. Ĉiu SAT-rondo elektu aŭ komisiu kelkajn Gek-dojn, kiuj speciale plenumu la laborojn de Esperanto-Servo. Jen koncize la taskoj:

  1. 1—2 K-doj sendu koncizajn raportojn (nur faktojn) pri ĉiaj okazintaĵoj en siaj urbo, fabriko, lando, profesio k. a. al la centrejo de Esperanto-Servo. (Se kelkaj Gek-doj en sama loko plenumas tiun laboron, ili nepre komune prilaboru ĉion por eviti ĉian duoblan, t. e. duone vanan laboron).

  2. Kelkaj K-d(in)oj, prefere eĉ la tuta SAT-rondo, en siaj kunvenoj k diskutvesperoj, komune traduku la raportojn aperontajn sur la paĝo de “Esperanto-Servo” en “S-ulo”. Tiuj raportoj poste estas transdonendaj al gazet-redakcioj, en pli grandaj lokoj k en tutaj regionoj multobligite dissendendaj.

Detaloj pri organizaj aranĝoj ankoraŭ aperos sur la speciala paĝo de Esperanto-Servo. Sed ni insiste petas, jam nun elektigi koncernajn K-d(in)ojn por tiu speciala laboro (en lokoj, kie jam ekzistas reprezentantoj de Esperanto-Servo, kompreneble nur povas okazi evtl. kompletigo de la peresp-a komitato).

Estonte por Esperanto-Servo nur taŭgos plej koncizaj k nur faktaj raportoj. Ju pli aktualaj la raportoj estos, des pli valora ankaŭ estos nia aparato. Ne sendu multajn raportojn, sed nur plej presindajn; des pli multnombraj Gek-doj partoprenu nian servon k sendu raportojn. En ĉiu n-o de “S-ulo” aperu sur la paĝo de Esperanto-Servo ĉiam raportoj el almenaŭ 5—6 diversaj regionoj aŭ landoj.

Gek-doj! La progreso de nia afero nur dependos de via aktiveco; sekve tuj organizu la peresp-an aparaton. Ĉion por la centrejo sendu al:

Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germanio).

KION NI POVUS ATINGI ĈE RADIO-SENDSTACIOJ

Dum unu el niaj lastaj grupkunvenoj la gastejmastro, posedanto de radioaparato kun laŭtparolilo, demandis nin, ĉu ni lab. esp-istoj ne povus iniciati, ke ĉiulanda dissendilo traduku la diversspecajn tekstojn de la radio-aranĝoj en nian lingvon. Instigite de tio, mi alvokas la ĉiulandan radio-aŭskultantaron prikonsideri serioze nian proponon: Tradukinda mi opinias necese nur la alparolon de l’ temoj, la paŭzo-vortojn kaj la finon de la div. temoj. Plendo regas precipe pri malsufiĉa kompreno de la eksterlandaj parolintoj ĉe diverslandaj sendstacioj. Oni ja ne povas lerni ok aŭ dek div. lingvojn, kaj ofte okazas, ke oni eĉ ne komprenas la nomon de urbo en nacia lingvo. Ankaŭ oni fariĝas dubemaj pri la paŭzoj inter la unuopaj muzikĥor- aŭ parolad-aranĝoj aŭ veter- kaj sport-raportoj. Ankoraŭ tute mankas tradukoj esp.-lingvaj por la finparoloj. Mi opinias, ke ni ĉiuj devus klopodi por atingi esp.-lingvan tradukon ĉe ĉiuj sendstacioj. Unuapaŝe ni provu enkonduki tradukadon el nacia esperanten de la div. alparoloj, la paŭzvortoj kaj la finparoloj de la aranĝoj. 1. Ekz. “Jen radio-stacio Kenigsvusterhaŭzen! Je la 15-a komenciĝos muzikorkestro — 5-minuta paŭzo — Fino de tiuj ĉi aranĝoj — Ĝis reaŭdo je la 18-a — Bonan nokton!” 2. Ekz. “Jen sendstacio Ĝenevo! Sekvas parolado de profesoro N. N. pri svisa agrikulturo — 10-minuta paŭzo — Ĝis reaŭdo je la 22-a — Sekvas veter- kaj sport-raportoj. — Ne forgesu la antenon . . . ktp.” Tio sufiĉus. Ni laboru en tiu senco por atingi kontentigan rezulton kaj solvi gravan problemon. Iom post iom certe la aŭskultantaro alkutimiĝos, kaj samtempe ni instigos ĝin lerni esp-on. K-doj! Bonvolu skribi al div. radio-stacioj por prikonsideri tiun proponon!

Kleiner (5135), Weissstein.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

[REKLAMO p.10] Eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo Tre facile legeblaj por progresintoj kaj lernantoj Antaŭmilita literaturo Malmultekosta literaturo — Inkluzive afrankon! Pri la esenco de konstitucio, parolado de F. Lassalle, 30 pĝ. . . . 0.20 mk. g. La piramido de tiranio, de F. D. Nieuwenhuis, 32 pĝ. . . . 0.20 „ „ La reformo mono de Silvio Gesell, parte orig., 48 pĝ. . . . 0.25 „ „ Por ataki kaj defendi, parolado de W. Liebknecht, 32 pĝ. . . . 0.20 „ „ La salajro, de P. Kropotkin, 22 pĝ. . . . 0.15 „ „ La mizeruloj (I), de Victor Hugo (fama verko), 248 pĝ. . . . 1.20 „ „ La forto de la fortaj, de Jack London, 20 pĝ. . . . 0.15 „ „ Krome ni posedas ankoraŭ malgrandan kvanton da: Krimoj de dio, de S. Faure, 32 pĝ. . . . 0.20 mk. g. Eluzu la okazon! Tuj mendu! ADMINISTRACIO DE SAT, COLMSTR. 1, LEIPZIG O 27

RADIO LEIPZIG

Por povi respondi al demando de nia sendstacio Leipzig, mi petas ekstergermanajn gesamideanojn, kiuj aŭskultas nian sendstacion, sciigi min, kiel eble plej baldaŭ:

  1. ĉu ili aŭskultas miajn regulajn esperanto-paroladojn,
  2. ĉu ili aŭskultis la esperanto-sciigojn dum la pasinta SAT-Kongreso?

Respondoj estas pro tio necesaj, ĉar de tio dependas pluaj aranĝoj.

D-ro Dietterle, Leipzig W 31, Seumestr. 10.

KELKAJ PENSOJ PRI ESPERANTO-TEATRO

Laŭ invito de K-do Skor en “S-ulo” n-o 251 mi deziras esprimi mian opinion pri esp-a teatro. Kvankam mi estas juna kaj ne havas grandan sperton en tiu ĉi afero, tiu demando estas tre grava por mi, ĉar fininte mezan lernejon mi deziregas daŭrigi mian lernadon en speciala lernejo kaj prepari min por servado al sceneja arto. Mi konsentas kun ĉiuj proponoj de Skor kaj opinias, ke ĉiuj vojoj estas utilaj, por plibonigi la aferon. Efektive, tiel neŭtrala, kiel proleta literaturo preskaŭ tute ne havas taŭgajn scenojn, por prezenti al publiko, kiu plejparte ne tute posedas la lingvon. Eĉ zamenhofaj grandaj tradukoj (“La Rabistoj”, “Ifigenio en Taŭrido”, “Revizoro”) aŭ Göte, “Faŭsto” ne taŭgas pro siaj longaj paroladoj kaj malmulteco da agoj.

Ankaŭ la antaŭ nelonge tradukita de Goldfeder revolucia scenaro “Versala Kaptito” suferas je tiu sama manko. Al mi tute plaĉis laŭ stilo nur unu teatraĵo (en kiu mi partoprenis): “Cindrulino”, kiu konsistas el tre mallongaj frazoj kaj enhavas multe da agoj kaj tre kompreneblan bildon. Publiko tute ne posedanta esp-an lingvon bone komprenis kaj sincere aplaŭdis. Por laborista teatro, por ĝia “Proletkult” oni devas elekti novajn formojn: En rusa teatro tia formo estas nomata “Blua Bluzo”, kie aktoroj en deklamo, kaj kantoj kun gimnastiko priskribas aktualajn temojn. Traduko de la plej trafaj scenoj tiuspecaj estus tre utila por esp-a teatro.

Mi multon atendis de nova ukraina ĵurnalo “Avangardo”, al kiu mi sendis leteron kaj abonmonon. Sed bedaŭrinde ili revenis kun rimarko: “En adrestabelo ne estas registrita”. Kun granda intereso mi atendas pluajn leterojn en “S-ulo” kaj estas preta korespondi kun ĉiuj interesiĝantoj persone.

Gala Petrova (17-j.), Novosibirsk, Str. de Tolstoj 55 (USSR).

SVEDAJ JUNSOCIALISTOJ EN ESTONIO

Dank’ al esperanto interligiĝis amike 6-persona grupo da socialdemokrataj gejunuloj el Uppsala (Svedio) kun estonaj socialistoj. Ili alvenis en Tallinn 18. julio, inter ili la sekretario de l’ Uppsala soc. junularo, K-do Aberg. Ilin akceptis en la haveno, loĝigis sen-

— paĝo 11 —

page k gvidis tra la vivindaĵoj [?] de la urbo la loka soc. junula klubo. Poste kelkaj K-doj vizitis Pärnu, kie ili same estis gastigataj de la tiea soc. dem. klubo. Tio estis la unua tiuspeca renkontiĝo, k en ĝi esperanto ludis gravan interamikigan rolon. G. Norling.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. Plzen. Lab. societo esp-ista Plzen-Peklo aranĝos ekskurson k renkontiĝon kun germ. geesp-istoj en Eisenstein sabate 14. k dimanĉe 15. septembro! Sabate je 23-a horo nokte en stacidomo Eisenstein renkontiĝo de ĉeĥaj kun germ. esp-istoj, poste nokta supreniro al monto “Javor” (Arberberg 1457 m.). Dimanĉe ekskurso en ĉirkaŭo k restado en arbaro. Geesp-istoj el Plzen partoprenos multnombre por propagandi nian ideon ĉe limo, k germ. Gek-doj estas petataj ankaŭ multnombre partopreni. Manĝaĵojn prenu el hejmo. Gvidos Pekman.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La malfermo de la Internacia Esp. Muzeo en Vieno

okazis kune kun la Antaŭkongreso al la t. n. Universala Kongr. en la sama urbo. La Prezidanto de la Aŭstria Respubliko, Miklás, akceptis aŭdience la eminentulojn de la esp-istoj en la Kanceliera Palaco. La inaŭguro de l’ muzeo okazis je 1. aŭgusto en ĉeesto de l’ prezidanto k aliaj altranguloj. La prezidanto mem tiuokaze faris propagandan paroladon por esp-o.

La 21-a Universala Kongreso k 5-a Somera Universitato en Budapeŝto

okazinta de 2-a ĝis 9-a de aŭgusto, laŭ “Heroldo de Esp.” estis partoprenata de proks. 1200—1300 esp-istoj (precizajn ciferojn la gazeto ĝis nun ne citis). El tiu relative granda nombro ĉeestis la (tri) laborkunsidojn laŭ “Heroldo” — “nur malmultaj personoj”. Eĉ la unua laborkunsido estis “tre malbone vizitita”. Kie do troviĝis la kongresanoj? Ili svarmis tra la urbo, amuziĝis, distris sin, dancis, montris siajn naciajn kostumojn. Efektive tiu kongreso laŭ ekstera aspekto ŝajne estis multe pli pompa k brila ol nia SAT-Kongreso. Tio estas facile klarigebla, ĉar ĝiaj partoprenantoj venis al la kongresurbo por elspezi sian monon por plezuroj ktp. Sendube la propaganda efiko, kiun faris tiu kongreso, ne estas subtaksinda. En Budapeŝto la esp-istoj postlasis fortan impreson. Koncertoj, artvesperoj, baloj alternis kun inaŭguroj de memortabuloj k standardoj, k ankaŭ la nombro da fakkunsidoj ŝajnas esti konsiderinda. La elekto de l’ “plej bela esp-istino”, de “Miss Esperanto” (= Fraŭlino Esperanto) ŝajne ne funkciis je ĉies kontentigo, ĉar “Heroldo” opinias, ke estas modaĵo nek utila nek malutila, kiun oni ĉe venontaj kongresoj verŝajne ne ripetos . . . La Hungara LEA (HESL) aranĝis sian apartan festvesperon, evidente kun la celo, atentigi la lab. elementojn inter la kongresanoj pri nia movado k varbi por la lab. esp-ismo. Rilate al la “neŭtraleco” de tiuj Univ. Kongresoj ni rimarkis, ke la redaktoro de “Heroldo” ricevis malagrable lin tuŝantan skuon per la parolado de l’ eksministro Lukács, ĉefprotektanto de l’ kongreso, kiu diris ĉe la malfermo de l’ Somera Universitato i. a.: “. . . Tiu miljara lando (Hungario) dum multaj jarcentoj per propra korpo k sango defendis la okcidenton kaj tie evoluintan civilizon kontraŭ la detruantaj invadoj el oriento, k ĝi estos ankaŭ en estonteco la ŝirma bastiono de Okcidenteŭropo kontraŭ la bolŝevismo . . .” “La multnombra ĉeestantaro forte aplaŭdis lian paroladon”, rimarkigas “Heroldo”, sed la red. aldonas. “. . . Ni ankaŭ tute ne konsentas kun la aludo, kiu la eksministro faris pri bolŝevismo. La Universalaj Kongresoj de Esp. estas nek burĝaj nek kontraŭorientaj nek kontraŭbolŝevistaj, sed . . . universalaj. Anoj de ĉiuj partioj, de ĉiuj konfesioj, de ĉiuj mondperceptoj estas bonvenaj en ili . . .” Bedaŭrinde oni trovas ankoraŭ laboristajn esp-istojn, kiuj lasas sin delogi per tiaj sirenaj kantoj k preferas pagi altegan kongreskotizon por povi ĉeesti la amuzojn de tiuj Universalaj Kongresoj, anstataŭ viziti SAT-kongresan laboreman rondon k pozitive servi al la interesoj de sia klaso . . .

La 14-a Itala Kongreso de Esp-o

okazis de 28.—30. julio en Udine. Partoprenis pli ol 100 esp-istoj el Italio k eksterlando. Salutis la ĉefurbestro. Oni sendis telegramojn al la papo, la reĝo, Musolini ktp. por montri sian lojalecon al nacio k religio. Oni ankaŭ priparolis fondon de Nacia Muzeo de Esp-o. Cetere pri la progresoj de la esp. movado en Faŝistio ne estas konigitaj ciferoj. La grupo de Udine aperigis dulingvan ilustritan gvidlibron k eldonis artajn kongres-poŝtkartojn.

[BILDO p.11 | 35,8,62,13] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

E. Drezen. La vojoj de formiĝo kaj disvastiĝo de la Lingvo Internacia. Esperantigis el rusa lingvo N. N. Eld. SAT, Eldona Kooperativo, Biblioteko de Sennaciulo n-o 10, 1929. Pĝ. 64. Form. 11½×15 cm. Prezo: 0.60 mk. g. — Leipzig O 27, Colmstr. 1, Administracio de SAT.

En la unua paragrafo la eminenta aŭtoro de “Historio de la Mondolingvo” riskas aserti, ke “lingvoj (naturaj naciaj) restos ekzisti, . . . ĝis kiam malaperos lastaj limoj k diferencoj inter la apartaj popoloj, inter la materiaj k ekonomiaj formoj k kondiĉoj de ilia ekzistado.”

Ŝajnas al ni, ke Drezen ne pravas. En multaj ŝtatoj malaperis provincaj limoj k tamen “restas ekzisti” aliaj lingvoj k idiomoj krom la ŝtata; lastatempe eĉ multaj “mortaj” reviviĝis. Aliparte daŭras ekzisti “diferencoj” inter la materiaj k ekonomiaj formoj k kondiĉoj de ilia ekzistado — k tamen tiuj pridiferenculoj parolas — la saman lingvon.

En sia broŝuro la aŭtoro traktas preskaŭ sur la sama ŝtupo esp-on, kiu nun estas vivanta k literatura lingvo, kun aliaj — lingvoprojektoj. Ĉu simila traktado ne nur el propaganda, sed el la scienca vidpunkto estas ĝusta? Niaopinie — ne.

Tre interesa estas la “Kronologia Tabelo de la proponoj k projektoj de la internaciaj lingvoj”, kvankam persone ni dubas, ĉu oni en tian tabelon devus meti nomon de ĉiu “frenezulo” ĉu alispeca naivulo, kiu “verkis” k aperigis unufolian “projekton”, ofte eĉ nur — en manuskripto . . .

Kiu el esp-istoj ne “projektis” — “lingvojn”, tuj post trafoliumo de la unue aĉetita lernolibro?! — Cetere ni pridubas la neceson de tia broŝuro en esp-o.

La tradukolingvo (la stilo) estas tre peza, krome ni renkontis diversajn erarojn kiel ekz. konformis, maso, motivigi, disvolvigo, kolektivo de, plimulto de, ni . . . sian esperon anstataŭ konformiĝis, amaso, motivi, disvolvo, kolektivo da, plimulto da, ni . . . nian esperon. S.G.-K.

Fernand Loriot, Les Problèmes de la Révolution Prolétarienne. Eld. Liberairie du Travail, 17, rue de Sambre-et-Meuse, Paris-10ᵉ. Prezo: 3 fr. Form. 12×19 cm. 76 pĝ. Franclingva. (Kritika pritrakto de la rusa revolucio, leninismo, rolo de l’ politikaj partioj k diktatoreco de l’ proletaro).

La urba komitato de u. Salsk deziras kolektive korespondadi kun ĉiulandaj Gek-doj pri vivo de laboristaro k kamparanaro en diversaj landoj. Adr.: Sovetio, Sev. kav. kraj, gorod Salsk, Gor. Kom. Esperantistov

HELPU NIN!

Gek-doj, eksterlandaj k germanaj, vi ĉiuj estas petataj sendi tuj ilustritajn poŝtkartojn k grupbildojn por lumbildparolado k varbvespero al: K-do Artur Richter, Waltershausen bei Gotha, Gartenstr. 11, Germanio.

Parizanoj! Atentu!

Juna K-do volas vojaĝi en Francio dum septembro. Li volas vidi k paroli kun esp. K-doj en [?] tieaj. Ĉu K-doj en Francio korespondos kun li? Adreso: La Lernanton c/o K-do Stone, 14 586, “Kenilworth” Grosvenor Ave. Rhyl, Wales, Anglio.

Gek-doj, organizoj de komunistoj, junkomunistoj, ateistoj kaj ĉiuj laboristoj!

Ĉeloj de junkomunistoj (100 membroj), ateistoj (90 membroj), esperantistoj (20 membroj) deziras korespondi kolektive k indiv. pri ĉiuj temoj kun ĉiuj landoj. Nia adreso estas: Sovetio, urbo Kaluga, Bakunina, 113. s/h tehnikumo. A. Tolkanica.

— paĝo 12 —

NIA POŜTO

11 027. — Via deziro estos traktita ĉe proks. Direkcia kunveno.

Bonesper. — La longa art. alvenis tro malfrue por tiu ĉi n-o. Trovu ĝin en la venonta.

11 082. — Jes, via artik. estos en venonta n-o.

10 624. — Via komuna artik. aperos en venonta n-o, ĉar tro malfrue ricevita por utiligi en ĉi tiu.

BM/ZXZY (Ldn.). — Ni nenion povas fari en afero de nerespondoj de korespondantoj. Bedaŭrinde tiu afero ankaŭ en SAT ne estas forigebla, kvankam ni kontraŭbatalas ĝin, permesante publikigon de nomoj de koresp-antoj ne plenumantaj sian mem-akceptitan devon. La kaŭzo de nesperteco ne ŝajnas havi valoron rilate al vi.

745. — Ni baldaŭ aperigos vian “opinion”.

Sajapin. — Vi deziras presigon de via artik. “per plej grandaj literoj”. Sed ni jam publikigis tute similajn faktojn diversfoje en “S-ulo”, laste en “Internacia Armado” (n-o 252). Ni konsideros ĝin nur en okazo de bezono. — Per kongresdecidoj ni estas ligitaj rilate al uzado de pure zamenhofa lingvo. Tio montriĝis bona por nia afero, k ni ne konsentas priparoli “lingvajn eksperimentojn” en “S-ulo”.

7658. — Via artikolo ne perdiĝos.

12 969. — Siavice aperos la “Tago”.

Red.

Nekrologo

Mortis nia fervora K-do

ŜTEFANO MATEJOVSKY

(SAT-ano n-o 1227)

Ĉe lia tombo parolis esp.-lingve s-ano d-ro Austerlitz.

SAT-anoj el Preŝov, Ĉeĥoslovakio.

K*O*R*E*S*P*O*N*D*A*D*O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

BELGIO

K-do C. Severius, Touwstraat, 22/I., Antwerpen, dez. interŝ. PM per 250 aŭ 1000 pecoj.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Rudolf Hoffmann, D. Pankratz, 124, Post Ringelshein, dez. interŝ. PM, PI, kĉl.

GERMANIO

K-do Emil Kiesl, Sonnenstr. 12, Fürth i. Bay., dez. koresp. kun francaj aŭ hispanaj jun-socialistoj. Resp. certe.

K-do Petro Hermanns, Zu den Eichen, 42, Duisburg-Wedau, dez. koresp. kĉl. pri simplaj temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

— Esp.-propagandiloj el ĉl. k urboj dez. interŝ.: K-do Münz, Leipziger Str. 58, Berlin SW 19.

— Filatelistoj! — Sendu 50 aŭ 75 PM el viaj landoj, la saman kvanton mi sendos el mia lando. Adr.: K-do Rud. Pfützner, Karlsruher Str. 21, I, Dresden-A. 27.

K-do Herbert Wilhelm, Geibelstr. 5, Chemnitz, dez. interŝ. PI, bfl, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Walter Neumann, Vogelsangstr. 66, Stuttgart, dez. interŝ. PI, bfl, il. gazetojn. Resp. garantiata.

K-do Hans Fischer, Am Tor 5, Limbach i. Sa., dez. koresp. kĉl. pri politik. temoj k samariana movado.

K-do Erhard Brösing, Siedlung 5, Russdorf i. Sa., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

HISPANIO

K-do Amado Hernandez, Sagasta, 35, Zamoro, interŝ. ilustr. gazetojn kĉl., pref. kun Germanio k Anglio.

NEDERLANDO

K-do J. F. Goudowaard, St. Josefstraat, 6, Zwolle, dez. koresp. kĉl., PM, PI. Certe resp.

K-do J. L. Bruijn, Daguerre-straat, 156, s’ Gravenhage, dez. skribe interrilati kun Gek-doj, aprobantaj la religian (aŭ kristanan) socialismon.

SOVETIO

K-doj Zemjonov Zuj, Poŝtkesto, 56, Vladivostok, Siberio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Junkomunista ĉelo Kolektiv “KSM”, Elektro-Stancia, Kremenĉug, dez. koresp. kun jun. kom. (individue k grupe) pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

[REKLAMO p.12] KARTVELIA POLITEĤNIKA INSTITUTO EN TIFLIS Ĉelo de SEU kaj SAT-rondo deziras korespondadi kun ĉiuj Gek-doj kaj organizoj el ĉiuj landoj pri diversaj temoj, ĉu kolektive, ĉu individue Adr.: Sovetio, TIFLIS, Kursantov, 2, al K-do N. Metonidze.

Adresŝanĝo. — K-do V. Zimin (6184), ul. Klara Cetkin, 10, Taŝkent (antaŭe en Misovaja, Burjat-Mongolio). Anstataŭ K-do 6184 restos peranto en Misovaja K-do A. Bertlen (14 128).

K-do Buriĉarski, ul. Lenina, 32, Krasnodar, dez. koresp. kĉl. pri literaturtemoj. Resp. garantiata.

K-do E. Voloĥvjanski (jun-pioniro), Bannij pereulok, 5, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl., PK, PI, PM.

— Junkomunista ĉelo metiista: Rajpromsojuz “KSM”, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl. jun. kom (kolektive). Resp. garantiata.

K-do Gureviĉ (artisto), ul. Arcibuŝevskaja, 69, kv. 1, Samara, dez. koresp. kĉl. mandolinistoj.

K-do M. I. Dmirnov, 1-a Podgornaja, 22, Kineŝma, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, kolektive aŭ individue.

K-do Vsevolod Toporov, Berdiŝeva, 8, Votkinsk, Ural. obl., dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.

K-dino Gorenko Valentini, Cerjaevskaja 15, Rostov/Don, dez. koresp. kun gelernantoj L, PK, PI interŝanĝi gazet. k ĵurnal. Skribu multnombre por impresi lokan lernantaron. Resp. garant.

Instrumetodo

Konvinkiĝinte pri la taŭgeco de la “Rekta metodo” kaj konstatinte mankojn en PETRO, ni celas pli bonan alfaron de tia metodo al la specialaj kondiĉoj ekzistantaj en lab. rondoj. Sugestoj, ĝeneralaj skemoj, detaloj — ĉio estos tre bonvena. Respondon ricevos ĉiu helpema K-do de K-do B. Turner (9854), 60 Dundee Street, Edinburgh, Britio. Por la Edinburga k Dunfermlina SAT-grupoj.

K-do Petro Nosko deziras korespondi kun ĉiulandaj Gek-doj pri ĉiuj temoj. Preferas agrikulturajn temojn. Adr.: Sovetio, Sev. kav. kraj, gorod Salsk, Sevkavselbank, 9. Nosko.

[REKLAMO p.12] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

ENHAVO:

paĝo

  • La nesolvita Problemo de la Riparpagoj . . . 513—14
  • La Laborista Problemo en Usono 514
  • La klasbatala situacio en Bulgario 515
  • La Milito venas . . . 515—16
  • La “nacia festo” en Hispanio . . 516—17
  • El mia vojaĝa taglibro . . . 516—17
  • La ŝafpaŝtisto en Dakota . . 517
  • El la historio de l’ socialismo . . 518
  • Sennaciula Sciencultura Paĝo . . 519
  • Tra Esperantio . . . 520—24
  • Korespondado, Anoncoj . . . 524

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

← Antaŭa parto · Sekva parto →