Sennaciulo, n-roj 228-245 (februaro–junio 1929)

La numeroj 228 ĝis 245 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (15 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.

Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.

← Antaŭa parto · Sekva parto →

N-ro 228, 14-a de februaro 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 228 — APERAS SEMAJNE — 14. Februaro 1929

[BILDO p.1 | 43,3,57,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

ĈINIO KAJ EŬROPO

Estas apenaŭ disputebla fakto, ke en la eŭropa laborista movado oni konsentas nur tre limigitan intereson al la vivo kaj suferoj de l’ popoloj, kiuj apartenas al alia raso ol ni, kaj kies haŭto havas alian koloron ol la nia. Eĉ povus ŝajni, ke la devizo de Karl Marks: “Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!” direktiĝis nur al la blankhaŭta proletaro kaj ke tial la klopodoj por ensindikatigi la laboristojn, restis limigitaj al la blanka raso.

Evidente ekzistas multnombraj kaŭzoj, tiel de ekonomia kiel de psikologia karaktero, por klarigi tiun ĉi fenomenon. Tamen la fakto restas: dum Eŭropo, Ameriko kaj Aŭstralio kreis, nacie kaj internacie, sindikatajn organizojn, ekstere de tiuj ĉi terpartoj naskiĝis ekonomia disvolviĝo, kies gravecon ni malatentis. Tial la faktoj, kun kiuj oni nuntempe konatiĝas koncerne al la industria disvolviĝo de la landoj ekstrem-orientaj, Ĉinio, Hindio, Japanio, por multaj personoj signifas malkovron. Oni sciiĝas, ke milionoj da funtoj kaj dolaroj estas metitaj de la eŭropa kaj amerika kapitalismo en ekstrem-orientajn industriajn entreprenojn kaj ke centmiloj da indiĝenaj laboristoj tie laboras kaj penadas en fabrikoj kaj minejoj kun moderna ilaro kaj produktas rekte por merkato, kiu, dum relative proksima pasinto, estis sole provizumata de l’ eŭropa kaj amerika industrio.

[BILDO p.1 | 30,47,66,67] Foto de la Templo de l’ Ĉielo en Pekino: ronda pagodo kun tri superaj tegmentoj sur ŝtupara teraso, antaŭe longa pavimita vojo. Subskribo: «MALNOVA ĈINIO. La Templo de l’ Ĉielo, Pekino».

Laŭ freŝaj statistikoj la nombro da laboristoj okupataj en la ĉefindustrioj de Ĉinio sumiĝas je ĉ. 6 milionoj. Inter ili ne malpli ol 300 000 estas dungitaj en la vest-industrio, 600 000 en la konstru-metio, 600 000 en diversaj teksbranĉoj, 200 000 en la metalindustrio kaj proksimume la sama nombro en la potaĵa industrio, 720 000 en la minejoj, 100 000 ĉe la fervojoj, sama nombro ĉe la ŝipveturado kaj 700 000 en la pervojaj transportoj. Ĉiuj ĉi homoj laboras en la plej mizeraj kondiĉoj. La okhora labortago estas nekonata. La radaro en la fabrikoj funkcias dum 365 tagoj jare; ne ekzistas dimanĉoj nek festotagoj. En plej favora okazo la labortago daŭras 12 horojn, sed tagoj po 15—16 horoj ne estas escepto. Nenia diferenco estas farata inter plenaĝuloj, viroj kaj virinoj, aŭ infanoj. La jara forpermeso estas nekonata institucio. Nenia kompenso estas konsentata en okazo de malsano aŭ akcidento; kiam laboristo estas viktimo de akcidento, ekzistas centoj por lin anstataŭi. La salajroj estas mizeregaj. Ĉarpentisto akiras tage po 1 ŝil. 2 pencoj ĝis 1 ŝil. 10 p. (0.30 dol. proks.); metallaboristo po 1 ŝil. 5 ĝis 1 ŝil. 7 p. (proks. 0.30 dol.); masonisto po 1 ŝil. 5 p.; havenlaboristo po 1 ŝil. 2 p.; manlaboristoj atingas po 7 ĝis 10 pencoj (0.12 ĝis 0.15 dol.) tage, dum laboristinoj ricevas nur po 5 ĝis 7 penc. (ĉ. 0.10 dol.).

Tiaj abomenaj laborkondiĉoj faras el Ĉinio veran “eldoradon” por la kapitalismo. La manlaboro kostas preskaŭ nenion kaj oni konstatas tie apenaŭ signetojn de la limigoj, kiujn en Eŭropo kaj Ameriko la leĝoj metis sur la ekspluatadon. Per kelkaj ciferoj ni montru, kiom la kapital-eksporto pliiĝis dum ĉi tiuj lastaj jaroj.

Dum en la jaro 1890 Ĉinio importis nur por proksimume 0,5 miliono da taeloj¹ je maŝinoj kaj en 1900 por ĉ. 1,5 miliono, tiu ĉi cifero estis altiĝinta en 1912 je pli ol 50 milionoj kaj atingis en 1921 la sumon de 78,5 milionoj.

¹ Taelo = 0,80 dolaro usona.

La nombro da spindeloj en la teksindustrio, kiu estis en 1895 ĉ. 180 000 kaj en 1900 ĉ. 500 000, atingis jam milionon en 1913 kaj iris en 1923 ĝis 1 800 000, por poste leviĝi dum unu sola jaro ĝis 4 300 000.

La disvolviĝo de l’ fervoja liniaro prezentas bildon ankoraŭ pli trafan pri la invado de l’ kapitalismo en Ĉinion. En 1876 la unua fervojo en Ĉinio estis konstruata. Estis 15-kilometra linio, kiu interligis Ŝanhajon kun Vusung. En 1900 la tuta longo de l’ fervoja liniaro ne superis 650 km. Sed jam en 1910 ĝi mezuris 7500, en 1915 — 9000 kaj en 1921 pli ol 14 500 km. Samtempe koncesioj por ne malpli ol 25 000 km. estis konsentataj. Kiu iom pripensas tion, komprenos, ke tiu ĉi kreskanta eksportado de kapitaloj en Ĉinion kaj la progresanta industriigo de l’ lando, kiu rezultas el tio, nepre influos la laborkondiĉojn de l’ eŭropaj kaj amerikaj laboristoj kaj ŝanceligos ilin laŭ ĉiam pli kaj pli granda mezuro. La reciprokeco, kiu ekzistas en la laborkondiĉoj en parencaj industrioj de diversaj landoj de Eŭropo kaj inter tiuj de l’ eŭropa kaj amerika kon-

— paĝo 2 —

170 SENNACIULO

“SPITE ĈIO!”

La kongresejo de la 9-a SAT-kongreso (Fino)

Pri la senkulpeco de la laboristaro je la detruiĝo de la popoldomo servu sekvanta jura eldiro de la eskadronestro Merz, kiu persone gvidis la detruadon:

“Ke el la popoldomo estis faritaj pafoj kontraŭ ni, tion mi ne vidis. Eniri la popoldomon tuj estis ebla al mi. En la popoldomo mem mi nek trovis armilojn nek kaptitojn. Ke miaj soldatoj post la okupado estas pafintaj el la popoldomo, mi supozas kiel tre verŝajne. La tuta atako kontraŭ la popoldomo daŭris 20 ĝis 25 minutojn. La ĉefgvidanto de la soldataroj, kiuj atakis la popoldomon, estis majoro Köhler, kiu, laŭ mia scio, ankoraŭ nun estas ĉe la militistaro (Reichswehr) en Leipzig. Ian aktomaterialon, kiu konkludigis pri ekzisto de batalgvidantaro, ne estis trovata de mi. La kelo laŭ mia postulo tuj estis malfermata al mi de iu civila persono (administranto). Mi estis postulinta ĉiujn ŝlosilojn, post kio al la ĉefserĝento estis enmanigata granda aro da ŝlosiloj. Post kiam ni estis okupintaj la popoldomon, mi ricevis unue la demandon de majoro Köhler, ĉu mi povus defendi la popoldomon. Mi anoncis: Kun du grupoj ĝis vesperiĝo tute oportune. Pli malfrue mi ricevis la ordonon de majoro Köhler, detrui la popoldomon. Mi rifuzis plenumi la ordonon, rimarkigante, ke temas pri oficejoj de la sindikatoj kaj pri popolkleriga instituto. Post tio mi denove ricevis la saman ordonon kun la motivo, ke ĉi tie troviĝas la komunista centrejo de Germanio. Protestante mi peris la ordonon!”

Kelkajn momentojn pli malfrue flagris la flamoj el ĉiuj fenestroj de la 2., 3. kaj 4. etaĝoj kaj la tuta popoldomo brule detruiĝis ĝis en la 1. etaĝo. Ankoraŭ flagris la fajreroj el la ardanta cindro de nia detruita hejmo, kiam alvokis la organizita laboristaro per siaj funkciuloj kaj konfidatoj, tuj komenci la rekonstruadon de la popoldomo. La Leipzig-a laboristaro decidis, oferi tagan gajnon por la konstruado kaj reestigi el la cindro popoldomon pli grandan kaj pli imponan ol antaŭe.

[BILDO p.2 | 37,20,67,54] Foto de la popoldomo de Leipzig: grandega plurtaĝa konstruaĵo kun angula turo kaj arkaj fenestroj teretaĝe, antaŭe senfoliaj arboj kaj stratlanternoj. Subskribo: «Popoldomo de Leipzig. Fondita kaj konstruita 1904 — post bruligo flanke de regna militistaro rekonstruita en 1920/21».

Sed la sorto ankoraŭ kelkfoje trafis la domon. Unue per la inflacio, kiu tiel severe influis la evoluon de projektitaj planoj, ke ni volas priskribi ĝin en aparta artikolo, kiu skizu la ekonomian forton de la popoldomo.

La nova konstruo

Je la 1-a de majo 1923 la Leipzig-a laboristaro denove inaŭguris solene la domon, kiu per la helpo de la Leipzig-aj sindikatoj kaj iliaj centraj organizoj, de la asocio de danaj bindistoj kaj kelkaj aliaj eksterlandaj fratorganizoj reestiĝis el la cindro. “Spite ĉio”, tiu devizo, kiu estas enmartelita en la fasado de l’ domo, trovis sian efektivigon per tiu oferema helppreteco. Nur eta parto el la 40 000 ĝis 50 000 personojn nombranta amaso povis partopreni la inaŭguron antaŭ la popoldomo.

Post la rekonstruado nun la Leipzig-a popoldomo prezentiĝas al ni kiel unu el la plej grandaj kaj plej belaj sindikatejoj de Germanio, en kiu koncentriĝas ĉiuj fakoj de la loka laborista movado. La kunvenoj de la Laborista Esperanto-Grupo ankaŭ okazas regule en ĝi. Ja ĝi estas la lulilo de LEA por germanlingvaj regionoj, kiu fondiĝis en ĝi dum pasko 1911. Vigla vivo pulsas en la domo. Granda festsalono, pluraj societaj salonoj kaj konferencaj kaj kunsidaj ĉambroj kontentigas ĉiujn pretendojn.

La restoracio mem disponas pri propra buĉejo, kukaĵejo kaj lavejo kun maŝinaj instaloj. Granda senpolva ĝardeno prezentas lokon al 5000 homoj. Krom la restoracio funkcias hotelo en la supraj etaĝoj kun 60 litoj kaj duŝ- kaj kuvbanejoj.

Dum januaro 1927 la popoldomo malfermis en apuda strato fremdulan hejmon, kiu ĝis fino de 1927 jam regalis 12 639 personojn. Ĝi nun posedas 180 litojn. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas vendataj en ĝi je moderaj prezoj; tagmanĝo (legomaĵo kun viando) kostas 60 fenigojn, unu tranoktiĝo kun bano 80 fenigojn.

Necesiĝis renovigi la societan salonon, kiu estas la sola restaĵo de la iama “Tivoli” — konstruita en la kvara jardeko de la pasinta jarcento. En komplika kaj peniga konstrulaboro solviĝis la problemo. 26 novaj kontoroj estis enkonstruataj kaj la subteraĵo havas konservejon por 500 bicikloj. Sed apenaŭ ĝi estis retransdonita al la publiko, kiam je la 3-a de januaro 1928 incendio detruis ĝin. Kvankam la salono estis asekurita, la domaĝo estis tre grava. Nun ĝi pretiĝis kaj prezentas sin kiel arĥitekta unikaĵo; pro sia arĝente submetita plafono kun modernaj lumefektoj kaj mozaikbildoj sur la muroj ĝi estas vidindaĵo de Leipzig.

Malgraŭ la pligrandigoj faritaj en 1920 kaj 1923 necesiĝis denove pligrandigo. Tiucele oni aĉetis du najbarajn terposedaĵojn de 7000 kv. m., kiuj kostis 700 000 markojn. Per tio la domo duobliĝos proporcie je sia hodiaŭa grandeco. Ĝis nia kongreso estos farita renovigo de la granda salono; do la ekstera brilo ne mankos, zorgu ni pri la interna.

tinentoj, ekzistas ankaŭ rilate al la laborkondiĉoj en la ekstrem-orientaj industrioj. Jam nuntempe la eŭropaj teks-laboristoj sentas la rektajn konsekvencojn el la fakto, ke la teksproduktoj, kiuj iam estis fabrikataj precipe en Anglio kaj Niederlando, estas pretigataj hodiaŭ en Ĉinio kaj Hindio kaj grandparte en entreprenoj kontrolataj de l’ eŭropa kapitalo. Miloj kaj miloj da anglaj tekslaboristoj senlaboras aŭ laboras nur kelkajn tagojn en semajno, ĉar la laboro, kiu ĝis nun estis plenumata de ili, hodiaŭ estas farata en brita Hindio, je kondiĉoj, kiuj permesas al la mastroj triobligi kaj kvarobligi siajn profitojn. Pro tiu kaŭzo la starigo de rilatoj inter la naskiĝanta kaj progresanta sindikata movado de l’ Ekstrema Oriento (kaj de Ĉinio speciale) kaj la eŭropa laborista movado estas treege grava kaj unualinie en la intereso de l’ eŭropaj laboristoj mem.

La ekspluatistoj de l’ ĉina proletaro, kiuj samtempe estas niaj ekspluatistoj, komprenas tre bone tiun reciprokan efikon. Tial ili klopodas per ĉiuj imageblaj rimedoj rompi la kontraŭstaron de l’ ĉinaj laboristoj kaj persistigi kaj profundigi la abismon, kiu disigas la ekstrem-orientan proletaron de tiu en la tielnomataj civilizitaj landoj. Ĉar ili scias, ke la unueco inter la laboristoj de Azio kaj Eŭropo signifus la finon de ilia superregado. Ke la laboristoj en Eŭropo, Ameriko kaj Aŭstralio same bone komprenu la interrilatojn kaj estu gvidataj en sia agado de tiu ekkono!

— paĝo 3 —

SENNACIULO 171

LETERO EL PERSIO

II.

Kvankam tiu ĉi letero, kiu pritraktas la konatajn politikajn okazojn en najbara al Persio Afganio, estis ricevata de ni nur post detronigo de Amanulla, ni opinias taŭge enpresi ĝin. La komentoj estas ja farataj de elproksima observanto, mem orientano. Krome, laŭ la nuna situacio, nur unu epizodo el la historio de Afganio ŝajnas esti finita kun la detronigo de Amanulla, sed nova epizodo ne malpli malpaca kaj maltrankvila ol tiu de la lastaj monatoj ŝajnas komenciĝi. Red.

Ĉiuj vi estas jam informitaj pri la ribelo okazinta en la ĉefurbo de Afganio — Kabul. Kial okazis tiu ribelo? Kaŭzis ĝin la ĝisnuna reĝo Amanulla ĥan (princo), kiu post longa vojaĝo tra Eŭropo bone komprenis la nunan situacion en Eŭropo, konatiĝis kun la lastaj akiroj de scienco kaj tekniko kaj reveninte sian hejmon, al Kabul, tuj decidis fari revolucion de supre. Li intencis radike rompi la malnovajn ŝariatajn¹ tradiciojn en ĉiuj sferoj de ŝtata laboro, forigi la vualon de l’ virina vizaĝo, enkonduki latinan alfabeton, nuligi la depagon por iuj gentoj, centrigi la potencon kaj fari multajn aliajn reformojn.

¹ Mahometana leĝaro.

Per tio kulpiĝis Amanulla kaj liaj sekvantoj, la amaso de l’ afgana popolo. Tial estas tute kompreneble, kial reakciaj klerikaluloj, oficistoj kaj iaj duonsovaĝaj gentoj sub la gvido de ĉiamaj “amikoj” de la afgana popolo — anglaj imperialistoj, ribelis kontraŭ la potenco de Amanulla ĥan kaj lia reformemo. Tiu ribelo ne disvastiĝus, se “iuj kaŝaj fortoj” ne helpus la ribelulojn per tute lastaj akiroj de armil-tekniko. La fonto de tiuj kaŝaj fortoj estas la angla imperialismo, kion pruvas sekvantaj faktoj.

[BILDO p.3 | 9,49,61,62] Foto: masiva fortikaĵo kun muroj kaj turoj sur malalta monteto, malantaŭe montoj. Subskribo: «La angla fortikaĵo Jamrut ĉe la hinda-afgana limo».

Antaŭ du monatoj ĝis la ribelo tra la lim-posteno de Peŝaver alveturis Hajberon kaj Veziristanon sen ia limkontrolo kelkdek vagonoj plenaj de armiloj. Inter la ribeluloj aktive partoprenas kolonelo de l’ angla armeo, sinjoro Lor’ns (angle: Lawrence) kun la aristokratoj forpelitaj de Amanulla.

Multajn similajn faktojn oni povus citi. Al ni, loĝantoj en Oriento, la “amikeco de angla imperialismo” estas tre bone konata.

Antaŭe Afganio ĉiam servis al la angla politiko en Oriento kiel “neŭtrala zono”, konservanta la nordan limon de Hindio kontraŭ la rusa cara potenco. Post la rusa Oktobra Revolucio la angla imperialismo klopodas fari Afganion la bazo por estonta atako kontraŭ la bolŝevismo. Pri tiu problemo oni jam delonge presis en Londonaj militemaj gazetoj.

[BILDO p.3 | 35,19,63,38] Skiza mapo de Afganistano kaj ĝiaj najbaroj, kun manskribitaj surskriboj: Turkio, Uzbekistano, Persio, Hindio, Afganistano; urboj Kabulo, Djalalabad, Ĝazni [?], Kandahar, Peŝaver, Duzdab.

Kontraŭ Amanulla nun, kiu direktas la nacian vivon al propra vojo kaj sendependeco, Londonaj diplomatoj tuj ekstariĝas por “defendi interesojn de anglaj regatoj”. Jen la teksto de proklamo ĵetita el aeroplano al la afgana popolo en Kabul: “Amikaj, heroaj kaj religiemaj afganoj! Vi bone scias, ke jam de longe Granda Britio estas via amiko kaj ĉiam helpis la afganojn en iliaj sendependeco kaj kultura vivo. Ĉar nun pro diversaj kaŭzoj okazis en la ĉefurbo malordo, kio estas via interna afero, ni tamen estas devigataj anonci al la afganoj, ke — se estos permesita ia ajn perforto al regatoj de l’ angla imperio aŭ interesoj, ĝis forestos la anglaj konsulejoj en Kabul, Djelalabad kaj Kandahar — la anglaj soldatoj estos devigataj tuj defendi la interesojn de granda Britio.” Komentojn tiu anonco ne bezonas.

SAT-ano 2040, Duzdab.

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

La usonaj kapitaloj atakas la mondon

Statistikoj el novembro 1928 montras, ke la kapitaloj lokitaj de Usono en la sudamerikaj ŝtatoj sumiĝas nuntempe je 2167 milionoj da dolaroj kontraŭ nur 174 milionoj en 1912. Tio signifas, ke la konsentitaj pruntoj, dum la dekses lastaj jaroj, estas pli ol dekduoble pli altaj ol tiuj konsentitaj dum la tuta antaŭa periodo.

Sed la usonaj kapitaloj atakas ankaŭ ekster Ameriko. Laŭ statistiko el februaro 1928 Italio prunteprenis depost 1925 eksterlande 7 miliardojn da liroj, el kiuj 6½ miliardoj venas el Usono kontraŭ 276 milionoj da sterlingaj funtoj venantaj el Britio. Germanio regule prunteprenadas. Fine de 1927 — sen la Dos (angle: Dawes)-prunto — ĝiaj pruntoj sumiĝis je 4207 milionoj da markoj, el kiuj Usono liveris 2914 milionojn, do preskaŭ tri-kvaronojn, dum la anglaj pruntoj estis 414 milionoj. De 1923—1927 Jugoslavio larĝe utiligis fremdajn kreditojn; ĝi ricevis de Usono 780 milionojn da dolaroj, de Britio 253 milionojn, 251 milionojn pere de Svisio kaj nur 5 milionojn en francaj frankoj.

Terkulturo kaj regna komerco en Sovetio

La regna komercaparato de Sovetio dum la jaro 1928 kolektis ĉ. 10 800 000 milkilogramojn da greno, t. e. por 1 640 000 mil-kg. pli malmulte, ol en la antaŭa jaro. Por la sama kvanto malpliiĝis eksporto de greno eksterlanden. Ĉi tiu fakto konvinkis la sovetan registaron, ke la terkulturistoj ne havas liberan grenvaron en sufiĉa kvanto kaj ke la terkulturo en Sovetio ĝenerale bezonas helpon kaj progresigon. Pro tio ĉesis devigaj rimedoj kontraŭ nevendemaj grenistoj kaj altigitaj estas prezoj por greno.

Sube mi donas por 2 sinsekvaj jaroj kompartabelon de diversaj aliaj terkulturaĵoj, kiujn disponis la regna komercaparato:

1927 1928
Olesemaĵo 346 127 milkilogr. 238 562 milkilogr.
Lino 125 599 „ 121 696 „
Butero 75 146 „ 74 896 „
Feloj de grandaj bestoj 6 439 100 pecoj 9 760 200 pecoj
Feloj de malgrandaj bestoj 9 219 000 „ 19 619 600 „
Ovoj 13 926 vagonoj 17 750 vagonoj
Viando 85 228 milkilogr. 297 121 milkilogr.

El 25 milionoj da apartaj terkulturistaj mastrumoj estis tute liberigitaj de impostoj 37% (la malriĉulaj).

Krjukov, Maks 79.

— paĝo 4 —

172 SENNACIULO

DISKUTEJO

Respondo al “Respondo¹”

Estas bedaŭrinde, ke K-do Homo miksis en sia argumentado demandojn, kiuj devus esti pritraktataj tute aparte. Laŭ tia diskutmaniero estas neeble atingi klarecon. Mi do unue provu meti iom da ordo en tiun aferon. 1. Ĉu la cito el “La Imperialismo, lasta Stadio de l’ Kapitalismo” estas korekta kaj povas apogi la vidpunkton eldiritan en “La Laborista Esperantismo”? 2. Ĉu la cito el “La L. E.” farita de Homo kaj liaj konkludoj pri ĝi estas… objektivaj? 3. Kial SAT ne devas enprogramigi la batalon kontraŭ la imperialismo?

Rilate la unuan demandon, mi opinias, ke ne estas pli lojala procedo ol citi la kuntekston de la priparolata frazo, lasante al la legantoj la zorgon respondi mem al la dua punkto de la demando. Jen ĝi estas: “‘Nous devons, nous dit-on, combattre l’impérialisme. Les Etats dominants doivent reconnaître le droit des peuples á disposer d’eux-mêmes; un tribunal international doit surveiller l’exécution des traités conclus entre le grandes puissances et les peuples faibles.'” (Cito de Lenin el Arkivo pri la tutmonda Ekonomio). Nun sekvas lia komento: “La conférence ne va pas au delà de ces voeux innocents. Nous n’y voyons pas le moindre indice de l’intelligence de ce fait que l’impérialisme est indissolublement lié au capitalisme dans sa forme actuelle et que, partant, la lutte directe contre lui estas absolument vaine², à moins qu’elle ne se borne à une réaction contre des excès isolés particulièrement répugnants³.”

Laŭ la eldono, kiun mi uzis kaj kiu estis prizorgata de la franca Kompartio, estas klare, ke mi citis la vortojn mem de Lenin. Se ekzistas eraro, kulpas pri tio la tradukinto kaj eldoninto de la franca eldono, ne mi…

Sed mi volonte konsentas kun Homo en lia aserto, ke Lenin ĝenerale rekomendis la batalon kontraŭ la imperialismo kaj por la rajto de la nacioj je memdispono. Tiu lia sinteno estis ĝuste unu el la punktoj, pri kiuj li ne interkonsentis kun Roza Luksemburg. Kaj jen aperas argumento, kiu klare montras, ke SAT ne devas havi en sia Programo taskon, pri kiu plej aŭtentikaj revoluciuloj kiel Roza Luksemburg kaj Lenin ne interkonsentis.

  1. Ĉiu esperantisto devus esti plene konvinkita, ke la gvidantoj de la laboristaj organizoj iel perfidas la klasbatalon, ne klopodante forigi la lingvajn barojn. La tradukoj en diversajn lingvojn ne nur elspezigas grandajn sumojn kaj perdigas multe da tempo kaj energio; ili plie okazigas iafoje tre gravajn miskomprenojn. Sed K-do Homo ne bezonis traduki el “La Laborista Esperantismo” por fari citojn. Tamen ĉiu inteligenta kaj lojala leganto povas konstati, ke li grave kripligis mian penson per sia cito kaj per la deduktoj, kiujn li faris pri ĝi. La legantoj juĝu mem: “Kontraŭbatali imperialismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo” (“La L. E.”). Nun ni admiru la dedukton de Homo: “Toleru ĉion la nacian subpremon, militojn, koloniajn rabadojn, ĉar ni havas “tendencon” alsocialisman, ĉiuj ĉi procezoj helpas al socialismo do ne kontraŭbatalu la kapitalismon sed atendu.”

¹ Vidu “S-ulo”-n n-o 227.

² La parto diklitere presita estas tiu troviĝanta en “La Laborista Esperantismo”.

³ “‘Ni devas, oni diras al ni, batali kontraŭ la imperialismo. La superregantaj ŝtatoj devas agnoski la rajton de la popoloj je memdispono; internacia tribunalo devas kontroli la plenumadon de la kontraktoj aranĝitaj inter la grandaj potencoj k la malfortaj popoloj. La konferenco kontentiĝas per tiuj senefikaj [?] deziresprimoj. Ni vidas tie nenian signon pri la kompreno al tiu fakto, ke la imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo k sekve, ke la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas absolute vana, krom se ĝi limigas sin kontraŭagi unuopajn ekscesojn aparte naŭzajn.”

Kaj jen kio en “La L. E.” tuj sekvas la cititan de Homo frazon: “La sennaciuloj argumentas, ke ili kontraŭbatalas la kapitalismon ne pro tio, ke ĝi estas imperialisma, sed simple tial ke ĝi estas sistemo, kiu tendencas ekspluatadi la mondon por la sola profito de nur unu klaso da homoj…”

Sur apuda paĝo de la verketo oni ankaŭ povas legi: “…la sola inda kaj profitdona batalo estas la batalo kontraŭ la mastroj en la fabriko mem, en la minejo mem, en ĉiuj laborejoj mem.”

Ĉu tio signifas, ke mi rekomendis al la laboristoj ke ili ne devas kontraŭbatali la kapitalismon, kiel Homo volus kredigi al la legantoj? Tia argumentmaniero ne estas celatinga. Estas ja vere, ke konsekvencaj sennaciuloj povas nur rekomendi la klasbatalon k ne la nacibatalon. Sed mi ankaŭ argumentis, ke en la Programo de SAT devas foresti ĉio, kio povus devigi K-don Homo konfesi sennaciismon. Estas ja dirite en la sama verketo, ke la sennaciismo estas tendenco, kiu havas en SAT nek pli, nek malpli da rajto ol la aliaj. Sekve de tio, se nia K-do, ekzemple, volus volontiĝi en la armeon de Sandino, por batali kontraŭ la Usona imperialismo, oni povus publikigi en “S-ulo” la fakton. Kompense la sennaciuloj postulas, ke en la SAT-Programo ankaŭ ne troviĝu io, kio povus iel ajn devigi ilin imiti K-don Homo.

  1. Estas pli gravaj kaj seriozaj argumentoj por pravigi la vidpunkton, ke SAT ne devas enprogramigi la batalon kontraŭ la imperialismo. K-do Homo ŝajne ne scias, ke la Socialista Internacio plurfoje protestis kontraŭ la anekso Georgion de Sovetio. Nemalofte oni povis legi flamajn alvokojn por la “liberigo” de tiu lando en la socialista gazetaro. Tie oni parolis pri “ruĝa imperialismo” ktp. Nu, ĉu do SAT ankaŭ devos batali por la memdispono de Georgio? Ĉu ni devos enmeti en “S-ulo” alvokojn por tia batalo? Sufiĉas starigi la demandon por tuj ekvidi, ke la senpripensaj K-doj, kiuj volas enprogramigi la batalon kontraŭ la imperialismo, senkonscie celas enkonduki en nia Asocio motivojn de disputo kaj disigo.

Aliflanke, en la antaŭnelonge akceptita Programo de Komintern oni povas legi interalie jenon: “La fundamenta rolo de la socialdemokratio estas nuntempe subfosi la nepre necesan batalon de la proletaro kontraŭ la imperialismo. Dividante kaj disigante la unuecan ruĝan fronton en la proletara batalo kontraŭ la kapitalo, la socialdemokratio estas la ĉefa apogo de l’ imperialismo en la laborista klaso…”

Kompreneble ne temas ĉi tie decidi ĉu la akuzoj pri “ruĝa imperialismo” fare de socialistoj kontraŭ komunistoj kaj la akuzo pri “burĝa imperialismo” fare de la komunistoj kontraŭ la socialistoj ĝustas aŭ ne. Mi nur citas la faktojn por ke ĉiu, kiu volas kaj povas kompreni, ekvidu fine, ke la enprogramigo de la batalo kontraŭ la imperialismo estas ĝuste unu el la “disputpunktoj”, kiujn, laŭ la decido de SAT-Kongresoj, ni nepre devas eviti enkonduki en nia Asocio.

Ĉu mi respondu al la riproĉoj pri “oportunismo” kaj similaj kvalifikoj? Ne necesas malŝpari lokon por tio. Estus cetere tre facile montri, ke K-do Homo estas mem oportunisto, en tiu senco, ke lia nura deziro estas atingi, ke la SAT-Programo oportune identiĝu kun la Programo de lia Partio. — Dum mi celas, se oni nepre volas, ke nia Asocio havu programon, ke ĝi ne entenu ion ajn, kio povus malebligi, al anoj de ĉiuj klas-batalaj organizoj kaj al konsekvencaj sennaciuloj, ke ili ponu aliĝi al SAT.

E. L.

[REKLAMO p.4] Kio estas DIABLIDOJ? — Rakonto pri knaboj, kiuj spite malbonŝanco kaj malagrablaj spertoj restas estroj de la situacio. La malgrandaj herooj trovos admiron kaj simpation ĉe la leganto. 48 paĝoj. Kun tutpaĝa titolbildo. Prezo 0,60 mk. g. — Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Pri K-do Neniu kaj aliaj

Ĉu SAT havas ian ideologion? Ĉu tiu ideologio estas sennaciismo? Aŭ eble la ideologia kostumo de SAT estas kudrita nur el flikaĵoj? K-do Neniu tute klare anoncas, ke SAT “neniam povas formi specialan principaron”, alivorte ideologion, ĉar la lasta estas nur organike akordigita, fondita kaj senkontraŭdira aro da principoj. Sed neante eblon por SAT krei propran ideologion, K-do Neniu konsekvence devus nei eblon havi SAT-programon. Programo ja nur spegulas idealon starigitan, montras vojon por ĝia atingo, donas aŭ rekomendas rimedojn por ĉiutaga efektivigo de la idealo. Tamen K-do Neniu skribas, ke “ĉiu konsentas pri nepra bezono de SAT-programo…” Evidenta kontraŭdiro. K-do Neniu devas ripari, fliki sian argumentadon esence kontraŭ-SAT-an.

Atente leginte “deklaracion” de K-doj Drezen kaj Ko mi konstatas, ke dua ĝia parto estas tute demagogia. Ofte ŝajnas, ke la deklarantoj intence volas miskompreni ĝustan sencon de la “rimarkoj”. Tamen rememorinte vortojn de K-do Drezen en Göteborg pri “ebla foriro el SAT” mi ekkomprenas, ke por Drezen kaj Ko SAT estas nur vagono ĝis fervojkruciĝa stacio, ili volas nun brui por poste dece frapi la pordon.

Certe mi ne plene akceptas la “rimarkojn”. Laŭ mia opinio estas eraro adapti programon de SAT al Statutoj kaj perceptoj de diversaj klasbatalaj politikaj partioj¹ (rim. 2-a, 10-a). SAT havas specifajn lingvajn kaj kulturajn taskojn. SAT havas idealon — Sennacio tutmonda. Do ĉi tiuj taskoj kaj celo ĉefe estu spegulitaj en SAT-Programo.

B. J.

¹ Ankaŭ K-do B. J. ne komprenis ĝuste nian vidpunkton: Ni tute ne celas adapti Programon de SAT al tiuj de politikaj partioj; ni volas nur, ke ĝi ne entenu ion ajn, kio povus malebligi al anoj de diversaj klasbatalaj organizoj aliĝi al nia Asocio.

Direkcio.

— paĝo 5 —

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

NIA ELPASO

Jen la unua provo, por montri, ke estis ne nur kongresaj frazoj neniam realigotaj: krei Virinan Sekcion ĉe SAT kaj eldoni Virinan Paĝon de “S-ulo”! Certe dum tia longa periodo de kolektado la unua “paĝo” povus aspekti pli bone. Sed ni povas almenaŭ konstati, ke la intereso por la Sekcio estas tre granda, kaj ni rajtas esperi, ke la venonta paĝo estos pli multvaria.

Inter “gratul”-leteroj troviĝas tamen kelkaj plenaj de pesimismo. Iu K-dino skribas: “Necesas havi paĝon en ‘S-ulo’, sed mi nenion povas skribi.” Karaj K-dinoj! Kial virinoj tiel ofte konsideras sin mem nekapablaj? Se ni ne sukcesos venki tiajn sentojn de senkuraĝeco, ni neniam povos progresi.

Ni SAT-aninoj devas agadi en la servo de nia klaso, ni devas uzi esp-on kiel ilon por nia liberigo. Se ni sentas en ni la respondecon labori iel por nia Sekcio, ni ankaŭ kapablos fari ion. En nia “paĝo” ni skribos pri multaj diversaj temoj: pri virina laboro en industrio kaj kamparo, pri virina aktiveco politike kaj sindikate, pri nia laboro inter infanoj, junpioniroj, pri virina agado kontraŭ la venonta mondmilito, ktp.

Ni ĉiulandaj laboristinoj interplektos niajn manojn por internacia kolektiva helpo je utilo de la laborista klaso. Do, mi denove atendas viajn leterojn kun artikoloj por nia “paĝo”.

Elma Adamson.

El niaj leteroj

K-dino SAT-membro 4797 el Samara skribas pri nia Sekcio:

“Ĝustatempa estas apero de la alvoko en “S-ulo”; fine komencas vekiĝi virinoj-SAT-aninoj. Mi proponos ĉefe aperigi en la Virina Paĝo artikolojn el diversaj landoj pri virina vivo, laborkondiĉoj de laboristinoj el diversaj profesioj, de hejm-mastrumantinoj. Necesas, ke la edzoj-esperantistoj helpu al ĉi lastaj per informoj por nia fako. Ankaŭ estas necese verki adresaron de aktivulinoj SAT-aninoj el tutmondo, por ke oni povu interrilati senpere. Per mia praktiko de lab-kor-ino mi konvinkiĝis pri la manko je informoj pri virinoj. Sovetiaj virinoj tre interesiĝas pri la vivo de eksterlandulinoj, petas artikolojn por murgazetoj. Tio akcentas la ĝustatempecon de l’ alvoko de K-dino E. Adamson, kiu resonas en virinaj koroj vivantaj sub subpremo de kapitalista sociordo. Ni forĝu virinajn ĉenerojn por ĉeno fratineca, kunligiĝo en tutmondo! (Konkrete mi bezonas interpretistinojn por kudristinoj.)”

K-dino Montüs en Lyon skribas jenon:

“Leginte en “S-ulo” n-o 207 pri la virina kunveno dum la 8-a SAT-Kongreso mi estis ekinteresita kaj gratulas al la K-dinoj pri tia iniciativo. Vere la virinoj devus plenumi tre gravajn taskojn en la vicoj de l’ SAT-anaro. Laŭ mi speciala virina sekcio kaj “paĝo” en “S-ulo” estas tre necesa. Per mallongaj artikoloj la K-dinoj devus skribi pri ĉio, kio koncernas ilian laboron, salajron, kontraŭmilitan agadon, esp-on ktp. Mi mem estas membro de la “Frata Unuiĝo de la Virinoj kontraŭ Milito” en Lyon. Mi ricevis multajn leterojn en esp-o, kiuj tre interesis niajn K-dinojn. Sed malmultaj estas esperantistinoj. Kaj mi ne havas eblon interrilati kun ili per apartaj leteroj. Tamen urĝas batali energie kontraŭ la venonta terura milito, kiu enmilitigos ankaŭ virinojn kaj infanojn ĉiuaĝajn. Patrinoj kaj edzinoj ne devas permesi tion. Estas SAT-anina devo fari ĉion eblan por malblindigi la virinojn kaj malhelpi kapitalistan militon. Ni deklaru militon al la milito!”

K-dino Marie Mikstätter (SAT-anino 2019), Aŭstrio, skribas:

“Via propono fondi studrondetojn inter la virinoj estas bona. Sed kiam ĉie estas la virinoj tiel indiferentaj, tiam ne estas eble. Mi provis jam kelkfoje agi tiucele, ili vizitis kurson, sed post la kurso ili ĉesis, ĉar sen lernado de vortoj oni ne povas paroli. Tiel longe, kiel la virinoj opinias taŭga la Internacion, kia ĝi nun estas “Babela turo”, ili ne lernos komunan lingvon, ĉar ja niaj gvidantoj ne klerigas ilin; kontraŭe, ili propagandas nacian lingvon, la anglan. Spite la agitado de la esperantistoj, mi spertis, ke oni nur kredas, kion predikas eminentuloj. Tamen mi denove komencos la varbadon. Sed nur kiam mi plene sukcesos, mi raportos.

Jam delonge mi estas la unua virina estraĵo en nia grupo, mi okupas la oficon de fabrik-konsilantino, protokolanto de mia sindikato, korespondanto de la Naturamikoj. Nur la bona volo devas esti kaj iom da spirita vigleco.”

Vartejlaboro

(El letero de membroj de virinorganizo ĉe Narkompoĉtel, Moskvo)

“…Ni ĵus aŭskultis raporton de nia delegitino, laboranta en ĉefa societo en vilaĝo. Dum tiu ĉi virinkunveno ni rekonis neceson malfermi en subĉefa regiono¹ vartejon por infanoj dum somera periodo, kiam vilaĝanaj patrinoj estas okupitaj per kampaj laboroj. Por tiu ĉi bona afero monon ni ne havis. Tial ni decidis aranĝi loterion; por la loterio ni kolektis diversajn objektojn inter gelaboruloj de nia komisario. Rezulte ni ricevis la necesan monon (je nia agrabla surprizo eĉ trioble pli ol ni atendis), kaj tiun sumon ni transdonis al la subĉefa societo por organizi la vartejon…”

Serebriakova.

¹ En Sovetio ekzistas ordono, ke urbaj gelaboristoj de fabrikoj kaj institucioj prenu zorgon por plibonigi kulturan kaj materian vivon de vilaĝanoj. Tial tiu aŭ alia regiono (aŭ vilaĝo) nomiĝas “subĉefa”.

PRI LA VIRIN’ ORIENTA

Kial severiĝis ŝia dolĉanimo, Kial indigniĝis la amemkoret’? — Iras ŝi antaŭen sen tremado tima, Iras ŝi por helpo al la frat’-prolet’ …

Estis ŝi sklavino de la mastro kruda, Estis ŝi sklavino de la edza vol’, Estis ŝi ludilo de l’ volupto nuda, Estis bovjungita la maldika kol’.

Sed la edz’-proleto, ŝia edz’ malklera, Sed la kamparano — ŝia kadukav’ — Estis same bovoj de l’ riĉul’ severa; Estos ŝia filo ankaŭ ies sklav’ …

Krevis la tolero, vole frakasita, Ĉesis la amemo al la burĝo “frat'”, — Vane ŝin admonas pastro koruptita, Vane vipobatas ŝin stultul’ — soldat’.

Povas ŝi pardoni al la edz’ mizera, Same premegita de la sinjorar’; Sed ŝi ne pardonos al la riĉular’ Kaj batalos sange por la verlibero.

Eble, ŝi ne ĝisos la epokon sunan, — Sed venigos ŝi ĝin por la eta fil’. Do, kun fajra kredo luktas ŝi l’ aŭtonon Por ke venu baldaŭ la printempa bril’.

Lasas la turkino la vizaĝon brili … La katenŝuetojn ĵetas la ĉinin’ … Do, ni, kamaradoj, helpu same ilin, Kiel ili flame volas helpi nin!

N. S. Pargaĉevski (11746).

La virino, kiu nuntempe nur pensas pri siaj vestaĵoj, havas tre malmulte por pripensi. Nissen, Gbg. (12440).

[REKLAMO p.5] En katenoj de la maljusteco — Virina Krestomatieto — 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. — Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 6 —

sentema — estas la tuta kulturo, kiun li devos trudi al ĉiuj. Nu, la kulturo finanalize dependas de l’ spirita higieno, kiu sola povas fiksi ĝiajn kondiĉojn.

La kono pri la kondiĉoj de spirita aktiveco devas esti la centro de ĉiu klopodo je kolektiva kaj persona direktado. Hodiaŭ la psikiatrio¹ estas plej kapabla por alporti iom da lumo en ĉi tiun labirinton, ĉar tiu ĉi scienco estas pli konkreta ol la normala psikologio, kiu multrilate restas ankoraŭ fasko da teoriaj abstraktoj. Cetere, plej gravas en kolektivo la ĉeesto de kiel eble plej malmultaj psikopataj individuaj difektoj, kies plej etaj manifestoj enskribiĝas per movadoj de granda vasteco en la socia produktopovo.

Sed konvenas humileme rigardi al la grandega multflankeco de l’ socia problemo, kontentiĝi unue disvolvi plej favoran sintenon al objektiva observado de sociaj faktoj, al ilia prudenta interpretado kaj ilia aplikado al la persona vivo. La biologia scienco grave helpas al ni en tio. Ĝi konigas al ni la profundajn kaŭzojn de l’ psikopataj individuaj difektoj, kiuj ĵetiĝas en la kolektivan vivon, — la toksikomanioj², la prostituo kaj la seksaj nenormaloj, la memmortigo kaj la atenco al alies vivo; la biologiajn kaŭzojn de l’ mizero en la grandaj centroj kaj krome de ĉiu homa perverseco³.

En tiu ĉi laborkampo de socia biologio ellaboriĝas malrapide la reguloj, kiuj direktos nin morgaŭ ĉe la selekto de l’ infanoj kaj la antaŭgardo por la plej dotitaj, ĉe la profesia adaptiĝo kaj la socia klasiĝo de ĉiuj individuoj, ĉe la elekto de nia agema stato kaj de niaj ripozoj, ĉe la protekto de l’ malfortaj kaj rompeblaj spiritoj, kiuj estas nombraj en la sociaj grupoj.

Kaj kiam la lernejo, la laboro, la seksa moraro, la agemo kaj la distro estos biologie ordigitaj, kiu pensos ankoraŭ en ilia tiama formo pri la problemoj, kiuj hodiaŭ dividas nin?

Kiel unua kulturtasko aperas do la individua formiĝo. Ĉar ĉiu abrupta socia ŝanĝo, kiu ne estas preparita per sufiĉa adapteblo, apenaŭ povas konduki al io alia ol al malantaŭeniro aŭ ruiniĝo. La homo devas agi unue, kvazaŭ li formus unu tuton, por esti poste elemento de forto en la amaso.

¹ Medicino pri spirit-malsanoj.

² Kutimoj engluti dozojn da veneno.

³ Kontraŭnatura instinkto (malnormaleco).

ANTAŬEN AL NOVA VIVMANIERO!

En Sovetio oni malofte trovas en loĝejoj elektrajn aŭ gasajn fornoplatojn. Se en ĉefurboj oni rimarkas ilin, kompreneble en la provinco regas, preskaŭ ĉie, la rusa forno. Tio estas la fama brika forno, sur kiu oni dormas, en kiu oni preparas por si nutraĵon en argilpotoj, enstarigatajn per potpreniloj, kaj en kiu, fine, eĉ sin lavas la kamparanoj. Ĉi tiuj kuirejaj apartenaĵoj tiom absorbis la virinon, ke ŝi ne havas libertempon kaj ne povas partopreni en socia laboro. Kvankam oni starigis devizon en Sovetio, ke “ĉiu kuiristino devas kunregi en la ŝtato”, tamen tion plenumi ŝi povos nur, kiam ŝi estos tute liberigita de la kuireja laboro. Por plenumi la virinajn dezirojn, la registaro aranĝis en ĉiuj urboj de fabrik-regionoj multajn fabrik-kuirejojn kaj soci-manĝejojn, per kiuj oni nutras laboristajn familiojn.

Fabrika kuirado

Tian socian fabrik-kuirejon kaj manĝejon mi volas priskribi. Ĝi aperis antaŭ kvar jaroj en Ivanovo-Voznesensk. Tiu fabrik-kuirejo troviĝas en centra strato de la urbo. Ĝi estas en granda duetaĝa konstruo (vidu bildon). La fabriko estas muntita per plej bonaj eksterlandaj aparatoj, kaldronoj por kuirado de nutraĵo, maŝinoj por purigado kaj tranĉado de legomoj kaj pano, maŝinoj por lavado de manĝilaro.

La tuta nutraĵo kuiriĝas per vaporo. Krom tio ekzistas fornoplatoj por prepari kotletojn ktp. La fabrikon priservas ĝia vapormaŝino. Ĉe la fabriko troviĝas malvarmigilo por produktoj. Krome ĝia manĝejo provizas ankaŭ ĉiujn manĝejojn ĉe la teksfabrikoj de la urbo, disveturigante per aŭtomobilo varmegan manĝaĵon en “termosoj” (hermetike fermitaj vazaroj).

[BILDO p.6 | 33,21,71,42] Foto de granda duetaĝa blanka konstruaĵo kun multaj fenestroj kaj ŝildo super la tegmento; antaŭ ĝi homoj staras sur la strato. Subskribo: Fabrik-Kuirejo en Ivanovo-Voznesensk

Manĝejo kaj manĝantoj

La manĝejo ĉe la fabriko posedas du halojn, en kiuj la manĝantoj mem priservas sin, t. e. prenas manĝilojn kun supo kaj kaĉo kaj portas ĝin al tablo. Poste estas unu salono, en kiu estas oficantoj, kiuj lastaj zorgas pri manĝigo de la gasto. En ĉi tiu salono oni povas aĉeti manĝojn laŭ menuo.

La fabriko preparas diversajn tagmanĝojn: 1. unua manĝaĵo estas vianda kaj dua vegeta; ĝi kostas 25 kopekojn (0,12 dol.), por studentoj 20 k. (0,10 dol.); 2. ambaŭ manĝaĵoj estas viandaj — tia tagmanĝo kostas 40 k. (0,20 dol.), por lernantoj 30 k. (0,15 dol.) kaj 3. tagmanĝo konsistanta el 3 manĝaĵoj por prezo de 80 k. (0,40 dol.). Krom tio estas preparataj diversaj specialaj dietaj manĝaĵoj.

En la manĝejoj oni vendas tre multe da teo, kafo kaj lakto. La lasta trinkaĵo eĉ forigis la postulon pri biero. Tiel la fabrik-kuirejo plenumas du bonajn taskojn: unue ĝi kontraŭbatalas alkoholon kaj due — liberigas la virinon.

Se ni rigardas, kiel kreskis la kvanto da venditaj tagmanĝoj, ni rimarkas, ke konstante pli granda kvanto da loĝantoj estas priservata de la kuirejo. Dum la unua labor-jaro la kuirejo vendis 500 mil tagmanĝojn por sumo de 120 mil dolaroj; nun, post kvarjara agado, ĝi liveras 3500 mil tagmanĝojn por 840 mil dolaroj dum jaro.

Certe tiuj nombroj montras, ke la fabriko provizas ĝis nun nur malgrandan elcenton de la loĝantaro. La urbo ja havas 150 000 loĝantojn kaj tagmanĝas en soci-manĝejoj nur 10%. La ceteraj personoj ĝis nun preparas hejme sian nutraĵon. Plej multe tagmanĝas ĉe la fabrik-manĝejo laboristoj kaj oficistoj, studentoj-izoluloj kaj konstruistoj dum la somera sezono; krom tio kelkaj laboristoj; kiuj havas familion, prenas tagmanĝon en pelveto kaj portas hejmen.

Financa situacio kaj konsumo

El la suma jarenspezo la profito de la fabrik-kuirejo dekalkulata estas 25%. Sed la elspezoj dum la lasta jaro estis 26%, tiel ke la fabriko havis deficiton. Post pligrandigo de l’ liverata manĝokvanto, la elspezoj malpligrandiĝis ĝis 19%. Restan sumon oni transdonas al registaro aŭ elspezas por pligrandigo de la fabriko kaj plimultigo de manĝejoj en la tuta urbo.

La fabriko kun filioj havas 350 oficistojn. Ilia meza salajro monata estas 50 rubloj (25 dol.), krome senpaga nutraĵo.

Se ni foje image prezentas al ni, kiom da produktoj akceptas ĉiutage la senkompata stomako de l’ laboristoj, ni estas ekmirigitaj. Ni vidas preter-

— paĝo 7 —

pasi 15 bovinojn aŭ 800 fiŝojn, 5000 kilogramojn da diversaj legomoj, 6000 kg. da pano (plej multe da nigra), 1300 litrojn da lakto kaj 8000 ovojn. Jen, kion ĉiutage muelas la muelilo de l’ homorganismo. Kompreneble, kompare kun provizo de alilandaj grandaj fabrik-kuirejoj, tio estas guto en maro, sed oni ne forgesu, ke la laboristoj de Sovetio nur depost dekunu jaroj komencis krei ĉion tion el nenio, dum tiu tempo batalante kontraŭ malamikoj.

[BILDO p.7 | 8,23,35,54] Foto de juna virino kun kaptuko kaj mallongmanika robo, staranta apud maŝino kaj tenanta ion per la manoj. Subskribo: Teksistino en Ivanovo-Voznesensk

Ankaŭ difektoj kompreneble ne mankas. Malgraŭ tio, ke la nutraĵo estas preparata ĉiam el freŝaj produktoj kaj ĉiam estas kongusta, tamen ĝi iafoje malsanigas stomakojn, nekutimitajn al vaporpreparado de nutraĵo. Okazis, ke kelkaj manĝantoj dum kelkaj tagoj ne manĝis en la manĝejo, ĝis la malsanaj stomakoj trankviliĝis.

Sed ĉiujn demandojn pri plibonigo de l’ manĝaĵoj ktp. decidas la manĝantoj mem kune kun la estraro. Tiel ni marŝas antaŭen al nova vivmaniero, kaj espereble ne pasos longa tempo, ĝis ĉiuj manĝos en socia manĝejo kaj forĵetos la potojn.

V. Makarin (11 220).

[REKLAMO p.7] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen — Kion rakontas la amikoj de Peĉjo — La konata aŭtorino donas per tiuj ĉi pensigaj kaj emociaj rakontoj el laborista vivo bonegan legaĵon al niaj geknaboj kaj gejunuloj. Sed ankaŭ plenkreskuloj ĝuos la legadon de tiu bela rakontaro; niaj K-doj precipe ŝatos la fluan lingvon, la belan stilon, la facilan legeblecon. Aĉetu kaj legu! Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

Laborista radio-amatora movado en Nederlando¹

La laborista radio-movado en Nederlando estas gvidadata de social-demokrataj K-doj: ĝia organizo estas la “Vereeniging van Arbeiders Radio-Amateurs” (mallongigita: VARA = Asocio de laboristaj radio-amatoroj). Ĉi tiu asocio fondiĝis en la fino de 1925. Unu el ĝiaj celoj estas: “disvastigi per radio la principojn de la nederlanda laborista movado organizita en la Social-Demokrata Laborista Partio kaj la Nederlanda Sindikata Asocio”. Ĉiu tiuj ambaŭ organizoj havas ankaŭ reprezentanton en la estraro.

Dum la unuaj jaroj la VARA vivis en malfacilaj kaj malfavoraj cirkonstancoj. Nur per financa helpo de la supre nomitaj organizoj ĝi povis regule elsendi siajn programojn, salajri sian oficiston ktp. La simpatio de la organizita laboristaro por la VARA estis ankoraŭ malforta.

Je la komenco de 1928 ĝia membronombro estis nur 5000. Sed en ĉi tiu jaro komenciĝis granda kresko. Plimultiĝis la anaro ĝis 30 000. Ĉi tio multe plifortigis la asocion kaj plibonigis ĝian financan staton, tiel ke ĝi ne pli bezonas helpon de aliaj organizoj. Dank’ al tio la asocio povis salajri duan oficiston, lui belan konstruon uzotan por oficejoj kaj por okazigi tie la elsendotajn paroladojn, teatraĵojn ktp. (angle: studio), pliampleksigi sian gazeton.

La oficiala organo de la VARA “Radio” aperas nun ĉiusemajne je 64/80 kaj eĉ pli da paĝoj. Ĝi enhavas la programojn de ĉiuj plej gravaj eŭropaj stacioj (ne de la sovetiaj!), klarigojn pri la plej gravaj elsendotaj muzikverkoj de diversaj stacioj, teknikajn kaj aliajn artikolojn, asociajn novaĵojn ktp.

La samurbaj membroj de la asocio formas sekcio(j)n. Ĉi tiuj sekcioj prizorgas la varbadon de novaj membroj, aranĝas t. n. “konstru-kursojn”, per kiuj laboristoj sub gvido de fakuloj povas mem konstrui malmultekoste propran aparaton, havigas al la membroj teknikan helpon kaj rabaton ĉe vendistoj de radio-artikloj ktp.

La disaŭdigoj de la VARA okazas per la stacio Hilversum (ondlongo 1071) ĉiusabate ĉ. de 20.40 ĝis 0.10-a horo, kaj dimanĉe alterne unu fojon de ĉ. 10.— ĝis 12.40-a kaj de 17.40 ĝis 18.40-a horo, kaj alian fojon de ĉ. 10.— ĝis 11.10-a kaj de 17.40 ĝis 20.10-a horo. (Mez-eŭropa tempo.) La sabata programo ĝenerale konsistas el muziko, teatraĵo, deklamado, kantado kaj paroladeto, dimanĉe ofte okazas parolado pri ia serioza temo kaj muzikado; de la 17.40 ĝis 18.40-a horo estas t. n. “horo por infanoj”.

Krom ĉi tiuj regulaj elsendoj la VARA povas okazigi ankoraŭ dekon da apartaj disaŭdigoj, ekzemple je la Unua de Majo, ĉe ia grava kunveno ktp.

Laŭ la “radio-leĝo” akceptita de la parlamento, ĉiu radioasocio reprezentanta ian difinitan religian aŭ politikan tendencon de la popolo rajtas je kvanto da sendhoroj proporcia al la parto de la popolo, kiun ĝi reprezentas. Laŭ ĉi tiu leĝo la VARA, kiu pretendas reprezenti kvaronon de la popolo, rajtus je multe pli da sendhoroj ol ĝi nun havas. Ĝi jam multe klopodis por akiri ĉi tiujn pliajn sendhorojn, sed ĝis nun la ministro ĉiam ree prokrastis definitivan decidon pri ĉi tiu peto, verŝajne sub influo de kontraŭlaboristaj tendencoj, kiuj kompreneble ege malŝatas la VARA-n kaj plopodas forigi la politikon el la etero! Estas sciinde, ke la ekzistinta Nederlanda Disaŭdiga Asocio, kiu kune kun alia asocio nun formas t. n. Neŭtralan Radio-Asocion, sendis al grandfabrikistoj, entreprenistoj, bankistoj kaj similaj gravuloj cirkuleron, en kiu ĝi petis financan kaj moralan subtenon por atingi malpermeson je uzado de radio por partipolitikaj celoj! Siaflanke la “Ligo de naciistoj” (faŝistoj) sendis al la ministro peton forigi ĉiun partipolitikon el la etero.

Ekzistas en Nederlando radiostacioj en Huizen, uzata de la kristanaj kaj katolika radioasocioj (la katolika jam elsendis esp.-kurson kaj ankaŭ elsendas esp.-paroladetojn) kaj en Hilversum (ondlongo 1071), per kiu elsendas la “neŭtrala” radio-asocio kaj la VARA.

Krome estas en Huizen la Filips-a mallonga-ond-sendilo, kiu servas por telefonaj interrilatoj kun la nederlandaj kolonioj. Ĝi nun nur prov-sendas. La VARA petis permeson ankaŭ uzi tiun sendilon, sed ankoraŭ ne ricevis ĝin.

Sume nun 5 diversaj radio-asocioj elsendas siajn programojn. Lasttempe ankaŭ la Liberpensula Disaŭdiga Societo, kiu havas 3000 membrojn kaj Liberala Disaŭdiga Societo petis ĉe la ministro sendpermeson.

Enschede (670).

Postskribo. La 2-an kaj 3-an de marto okazos la oficiala inaŭguro de la nova sidejo de la VARA. Okaze de tio la VARA rezervigis por si la sabaton de la 14-a horo kaj la tutan dimanĉon por okazigi serion da elsendoj, per kiuj ĝi esperas inde festi ĉi tiun gravan okazon. Estus bone, se ĉiulandaj radio-amatoroj aŭskultus ĉi tiujn elsendojn kaj sendus al la VARA (Postbus 50, Hilversum) gratulon kun peto, ke ĝi ankaŭ elparoligu la priprogramajn klarigojn en esperanto. Fine mi petas alilandajn radio-amatorojn raporti en “S-ulo” pri la laborista radio-movado en sia lando.

G. P. de B.

¹ Vidu ankaŭ “S-ulo”-n n-o 161.

— paĝo 8 —

Por la sendependeco de Flandrio

Antaŭ kelkaj monatoj ni jam havis okazon (pro la apero de esperantlingva propaganda broŝuro pri la supra temo) aperigi artikolon en “S-ulo” sub la titolo “Flandrio al la Flandroj” (vidu n-o 215). Hodiaŭ novaj faktoj aldoniĝis okaze de la malaresto de flandra naciisto (t. n. “aktivisto”) Borms.

En Antverpeno, la fortikaĵo de l’ flandraj sendependec-batalantoj, okazis 3. februaro granda amaskunveno en Rubens-palaco. Ĝi donis okazon por manifestacioj ekstreme pasiaj kontraŭ la belga unueco, por politika kaj administra memstareco de Flandrio kaj favore al realigo de “Grand-Nederlando”. La organizintoj metis en la antaŭon flavan standardon kun la Flandra leono, kiu servis al la proklamo de l’ “flandra sendependeco” kaj detronigo de l’ reĝo Alberto la 3. febr. 1917 sub germana okupo. Flamaj paroladoj estis eldirataj de holanda profesoro, poste en transvala idiomo de boera delegito; ĉiuj du reprezentis “la nederlandan civilizon en batalo kontraŭ la imperialismo”. La brusela registaro, la reĝo, la modere-flandra urbestro de Antverpeno estis malestime alkriataj je instigo de Borms, kiu invitis la flandrojn forĵeti la “belgan jugon” kaj praktiki sisteman “bojkoton” rilate al ĉio franca aŭ franc-origina en ekonomia kaj lingva regionoj.

Borms finis sian paroladon per longa preĝo al dio, “protektanto de Flandrio, atestanto pri ĝiaj malfeliĉoj kaj sklaveco”, en kies nomo estu kondukata la finbatalo kontraŭ Belgio! La nederlanda nacia himno kaj la flandra himno finis tiun ĉi kunvenon.

Dek kvin mil manifestaciantoj trapasis la urbon, unuavice la amnestiitoj kaj Borms, gardita de kvindek milit-invalidoj, kiuj portis ĉiujn siajn milit-ordenojn.

Ni senpartie konigas tiujn interesajn kaj pripensigajn faktojn, lasante al la legantoj la zorgon decidi mem, ĉu tiaj movadoj por naciliberigo utilas aŭ ne al la emancipo de l’ Proletaro.

LA SENKULPECO DE VANCETI

Memorinda dato en la historio de justec-plenumo por la tuta mondo restos la 22-a de aŭgusto 1927, en kiu oni erare mortigis la du laboristojn Nikola Sakko kaj Bartolomeo Vanceti. Oni kondamnis kaj mortigis ilin pro partopreno ilia en la Sud-Brentri (angle: South-Braintree)-krimo, kiu okazis la 15-an de aprilo 1920 kaj ĉe kiu la salajrpagisto de l’ Sleter & Mer’l (angle: Slater & Merril)-ŝuejo en Sud-Brentri estis mortigata.

[BILDO p.8 | 37,22,66,50] Nigra-blanka linia desegnaĵo de vira kapo kun malhela hararo. Subskribo: Sakko

La protesto de milionoj da homoj tra la tuta mondo forsonis neaŭdite. La proceso daŭris tre longan tempon. Kelkfoje Sakko kaj Vanceti estis juĝataj, sed laŭ la leĝoj de la ŝtato Meseĉös’ts (angle: Massachusets) ĉiam antaŭ la sama juĝisto — Te’r (angle: Thayer). La atestaĵo estis trastudata de speciale de la gubierniestro en Meseĉös’ts elektita komitato. Fine ambaŭ estis ekzekutataj.

Dek kvar monatojn post la ekzekuto novaj faktoj estis malkaŝataj, kiuj klare kaj sendube nuligas la bazon de l’ akuzo. “Outlook and Independent” (elp.: Aŭtluk end Indep’nd’t, t. e. “Observanta kaj Sendependa”), semajna ĵurnalo en Nov-Jorko, kiu ĉiam dubis pri la justeco de la juĝo pri Sakko kaj Vanceti, faris sian propran ekzamenadon pri la diversaj faktoj en tiu proceso kaj fine sukcesis eltrovi iujn Frank Silva kaj Ĝem’s Mid (angle: James Mede), kiuj persone konfesis, ke ili mem aranĝis la provitan rabon al la salajrpagisto en Briĝŭot’r (angle: Bridgewater), la 24-an de decembro 1919.

Necesas rimarkigi, ke tiu lasta fakto ludis tre gravan rolon en la juĝado pri Sakko kaj Vanceti. Oni arestis Vanceti-n 5-an de majo 1920 kaj juĝis lin kiel unu el la partoprenintoj en la Briĝŭot’r-krimo. Li estis kondamnata je 15-jara malliberigo malgraŭ tre malsufiĉa atestaĵo.

En la manoj de la persekutantoj dum la juĝo pri Sud-Brentri ludis tre signifan rolon la fakto, ke Vanceti kaj Sakko estis bonaj amikoj; ambaŭ apartenis al la sama anarkista klubo, kaj Vanceti jam estis kondamnita pro tre simila krimo. Ankaŭ la policestro

Antaŭ dek jaroj en Siberio

Laborista ribelo en Omsk dum Kolĉak-regado en Siberio

23-an de novembro 1918 en urbo Tomsk okazis konspira laborista revolucia konferenco. Dum la konferenco estis ĉiuflanke pridiskutataj batalrimedoj kontraŭ la Kolĉak-regado. En akceptita rezolucio rilate al tiu demando estis eldirate, ke ĉefa laboro de la konspira revolucia organizo devas esti direktata al preparo de tutlaboristara kaj kamparana ribelo, por frapegi kontraŭrevolucian burĝ-diktaturon.

Tamen kune kun preparo de la ĝenerala ribelo en la lando, estis ankaŭ antaŭvidataj apartaj, t. n. lokaj ribeloj en la plej grandaj land-partoj. Bazante sur la rezolucio, konspira laborist-revolucia organizo en la urbo Omsk¹ komencis preparon de perarma ribelo. La ideo pri l’ ribelo estis entuziasme akceptata de la plimulto da laboristoj en lokaj fabrikoj kaj ankaŭ el soldatoj el laboristoj kaj kamparanoj, antaŭ nelonge mobilizitaj en blankan armeon de Kolĉak. Dank’ al energia kaj kuraĝa agitado la preparoj sufiĉe sukcesis.

La konspira komitato decidis komenci la perarman ribelon kontraŭ blankuloj nokte je la 21-a de decembro. La komitato proponis samon ankaŭ al najbar-urbaj komitatoj, sed ĉi lastaj ankoraŭ ne estis pretaj por tio.

Malgraŭ tio la Omska konspira komitato decidis komenci la ribelon pensante, ke se ili sukcesos, en aliaj lokoj same laboristoj kaj kamparanoj ekribelos. La plej aktivaj partoprenantoj en la kuraĝa afero estis fervojistoj, konstruistoj, metalistoj kaj ŝarĝportistoj. Kelkaj milit-trupoj same promesis sian subtenon. Estis ellaborita detala plano de la ribelo; la urbo estis dispecigita je kvar partoj, kaj ĉiu urbparto havis sian stabon kaj gvidantojn. Ĉiu stabo havis ankaŭ sian planon de agado. Antaŭ la ribelo la partoprenantaj laboristoj ricevis pafilojn, grenadojn ktp. Nelonge post kiam la centra konspir-komitato donis siajn lastajn instrukciojn, en la tago de l’ ribelo, ekokazis io, kio preskaŭ detruis la tutan planon de l’ ribelo.

Okazis jeno: la 21-an de decembro, nur kelkajn horojn antaŭ komenco de la ribelo, spionoj de l’ Kolĉaka registaro subite ektrovis konspiran loĝejon de ribelstabo en unu el la urbpartoj. Tie ili arestis 33 partoprenantojn, inter ili kelkajn gvidantojn, kaj tuj, en la

¹ Omsk estas unu el la ĉefaj urboj de Siberio kun pli ol 180 000 loĝantoj.

— paĝo 9 —

de Briĝŭot’r asertis, ke ambaŭ krimoj estas faritaj de la samaj personoj.

La tuta n-ro de l’ 31. 10. 28 de “Outlook and Independent” enhavas la rezulton de l’ ekzamenado farita kaj pruvas, ke Vanceti estis tute senkulpa en la provita rabo de Briĝŭot’r. La personoj, kiuj aranĝis kaj plenumis tiun krimon, estis Frank Silva, Ĝoe (Joe) Senmarko kaj Dogi (Doggy) Bruno.

En tiu raporto oni trovas detalojn, kiel bone konataj ĵurnalistoj Silas Bent kaj Ĵak Keleh’n (angle: Jack Callahan) sukcesis post multaj malfaciloj enpenetri la subteran mondon de l’ krimuloj kaj fine eltrovi la verajn aranĝintojn de la Briĝŭot’r-krimo. En la sama n-ro oni ankaŭ trovas detalajn kaj ĵure atestitajn konstatojn de Frank Silva kaj Ĝem’s Mid. Ĉi lasta posedis ŝupoluristan kaj cigaran butikon en Boston, kie estis aranĝitaj kaj planitaj multaj krimoj. Frank Silva loĝis en la najbareco. En 1917 li kunlaboris kun Mid. Ambaŭ planis kaj plenumis multajn krimojn.

Laŭ ĵur-atestoj la Briĝŭot’r-rabo estis planita jam en 1917, sed prokrastita pro alveno de la milito. En frua vintro de 1919 Silva reveninte de l’ milito komencis prepari rabon al la salajrvagono de l’ firmo Ŭajt (angle: White). Mid intertempe estis arestita kaj sendita en malliberejon pro alia krimo. Helpe de iu Dogi Bruno, Ĝoe Senmarko kaj Gini Ot’s (Guinea Oates) la provita rabo okazis 24. dec. 1919. Ĝi malsukcesis, sed ĉiuj krimuloj forkuris.

Tiutempe Sakko laboris en ŝuejo de Staŭt’n (angle: Stoughton) kaj Vanceti vendis angilojn al siaj samlandanoj en la itala kvartalo en Plim’s (Plymouth). Kiam la juĝado pri Sud-Brentri komenciĝis kun Sakko kaj Vanceti kiel solaj akuzitoj, Vanceti estis prezentata al la juĝistaro kiel antaŭkondamnito por simila krimo. Ambaŭ estis konataj kiel danĝeraj anarkistoj. Tiu lasta fakto kaj tiu pri la antaŭa kondamno al Vanceti influis la tutan proceson, kiu kondukis al la mortigo de l’ du malfeliĉuloj.

La faktoj enhavataj en la konstatoj de la suprecititaj, Silva kaj Mid koincidas kun la cirkonstancoj de l’ ekzamenado kaj juĝado en la Briĝŭot’r-

[BILDO p.9 | 35,23,63,48] Desegnita portreto de Vanceti: kalva viro kun grandaj lipharoj, fronte. Subskribo: «Vanceti».

krimo. En la artikolo de “Outlook” ĉio estas farita por certigi tion kaj ankaŭ por verigi la suprajn konstatojn.

Sakko kaj Vanceti ne plu vivas. Ili ne plu ekzistas por esti liberigataj. Sed en la nomo de homa justeco estas tre grave, ke la juĝistaro de l’ ŝtato Meseĉŭs’ts serioze konsideru la faktojn, por remalfermi diskuton pri la tuta afero kaj korekti la grandan juĝ-eraron.

Kiel oni povas imagi, la juĝistaro de Meseĉŭs’ts restas tute senmova per tiaj eltrovoj kaj konstatoj kaj evidente intencas nenion fari. Ĉu estus kredebla io alia pri la ŝtato, kie Fŭll’r [?] (angle: Fuller) ankoraŭ guberniestras kaj Te’r (Thayer) ankoraŭ juĝas?

J. W. (12 452).

“MOBILIZI”

ne por — sed kontraŭ la milito. Ĵus mi ricevis manifeston kun supra titolo, kiu certe ankaŭ estas sendita al multaj aliaj SAT-anoj. Subskribintoj de tiu manifesto “deklaras… rifuzi tian (militan) ‘servon’, ne nur en kazernoj, tranĉeoj, militŝipoj, flugmaŝinoj, sed ankaŭ en municifarejoj, fabrikoj, en la transportfunkcio…” Oni “instigas ĉiujn kiuj volas batali por la paco, tuj sin mobilizi… kontraŭ la milito kaj se milito minacos, tiun neebligi per faktaj rimedoj”. — “Komence ĝi (listo por tiu manifesto) estis subskribita de ĉirkaŭ 600 personoj. En la dua eldono tiu listo jam enhavas 1515 nomojn, kaj poste la nombro restadas ĉiam kreskanta.”

La alvoko por “mobilizi” iom strange tuŝis min. Ĉu efektive sufiĉas subskriboj por neebligi militojn? Neniu plu kuraĝas kontraŭdiri, ke la militoj estas nuraj sekvoj de ĥaoso en nuna sociordo kapitalista. Ne subskriboj, sed batalo por anstataŭigo de la nuna sociordo per socialisma garantios postan pacon tutmondan. Efektive la tuta vivo estas batalo, kaj eĉ en la koncerna alvoko oni “instigas ĉiujn kiuj volas batali por la paco, sin mobilizi”. Ĉiuj proletoj do konsciiĝu, ke paco inter ŝtatoj estas barita pro la klasa intereso de la kapitalismo. Konsekvence la vojo al paco kondukas nin tra kruela batalo interklasa, kiun eviti ankaŭ ne eblas, se milionoj da homoj subskribus tian manifeston.

sama loko, pafmortigis ĉiujn. La okazintaĵo kaŭzis grandan tumulton kaj alarmon en vicoj de la ribelgvidantaro. Ne sciante ĝuste, ĉu estas malkovrita la tuta konspiro aŭ nur ero ĝia, la gvidantaro decidis tuj ŝanĝi la tagon de la ribelo. Tamen sciigi pri la decido tuj ĉien ili malsukcesis, ĉar estis jam tro malfrue: pri tio eksciis nur la laboristoj en centra urbparto.

En kelkaj aliaj lokoj la partoprenantoj ne eĉ kredis, ke la decido estas vera. En Kulomzino (apudurbo sur maldekstra bordo de l’ rivero Irtiŝ) la sciigo alvenis, post kiam fervojistoj kaj tieaj ŝarĝportistoj jam senarmigis la policon kaj okupis la fervojstacion. En alia urbparto la armitaj laboristoj brave atakis malliberejon kaj liberigis ĉiujn malliberulojn. La Kolĉakanoj, malgraŭ ke la ribelo komenciĝis disigite, ne laŭ plano, tamen tre konfuziĝis. Generalo Lebedev, stabestro, nokte persone vekis militdiktatoron Kolĉak, kvankam lasta estis tiutempe iomete malsana, kaj avertis lin pri minaca danĝero. Tamen antaŭ la danĝero Kolĉak estis savata de l’ eksterlanda en Omsk troviĝanta militistaro. Eksciante pri komenciĝanta laborista ribelo kolonelo Ŭord ordonis al siaj soldatoj ĉirkaŭi la palacon de Kolĉak per maŝinpafiloj kaj gardi la straton. Samtempe armitaj ĉeĥoslovakaj legioj eliris stratojn por sufoki la laboristan ribelon. Vidante, ke britoj, ĉeĥoslovakoj kaj alilandanoj atakis la ribelulojn, Kolĉakaj generaloj ankaŭ komencis kuraĝe agadi kontraŭ laboristaro. Ili ĵetis en la batalon, helpe al eksterlandaj soldatoj, sindonemajn al ili regimentojn. Heroe batalis la ribeluloj. Ne multaj el ili restis vivaj post la kruela batalo. Eksterlandaj militistoj kune kun Kolĉakanoj kruelege subpremis la ribelon. Nur en Kulomzino ekz. estis mortigataj pli ol 1000 laboristoj kaj inter ili ĉ. 100 komunistoj.

Malmultaj ribeluloj, kaptitaj dum la buĉado, ankaŭ post kelkaj tagoj estis pafmortigataj laŭ verdikto de milittribunalo. Vespere de la 22-an de decembro Kolĉak jam havis eblon ĝoje telegrafi ĉien: “Ordo en Omsk restarigita”…

Tamen la ĝojo estis ne longdaŭra. Kion ne sukcesis atingi memstare la laboristoj en Omsk je la 21-a de decembro, estis atingata post kelka tempo per unuigita agado de l’ laborist-kamparanaro de Siberio, en momento kiam alvenis la Ruĝa Armeo. Rememoro pri la heroa batalo vivas kaj eterne vivos ĉe la proletoj de Omsk.

V. Vegman, esp-igis B. Zirjanov (3930).

— paĝo 10 —

Mi do avertas, havi iajn iluziojn, ke subskribintoj iel sukcesus, neebligi estontajn imperialistajn militojn, se ili mem ne ekmilitos kontraŭ la milito. Kompreneble, ni sabotu fabrikadon de militiloj, precipe de ĥemiaĵoj. Sed ni konsciu, ke tiaj rimedoj nur helpas malfortigi la militantan ŝtaton. Tiun okazon ni plej konscie eluzu por forpeli la nunajn kapitalistajn regantojn kaj subpremantojn. Atingi tion nature ni ne povas rifuzante enmanigi al ni militilojn, kiujn uzas kaj uzos la reganta klaso kontraŭ ni. Ni estu kaj restu aktivaj batalantoj en la vicoj de klaskonscia Proletaro kaj mobilizu por ribelo, kiu kondukos nin al finvenko! For iluzioj kaj fantazioj, ni agu kaj sintenu pli reale! 715.

Por ke la legantoj povu informi sin pri la enhavo de l’manifesto, kiun priparolas K-do 715, ni represas ĝian laŭvortan tekston ĉi sube:

Mobilizi

Ni viroj kaj virinoj, kontraŭ-militaj, vidas ĝoje ke inter la tiel nomataj milicanoj la pacemo pligrandiĝas kaj ke la nombro de tiuj, kiuj rifuzas iĝi soldato, malrapide sed certe kreskadas. Ni sentas inspiron publike elekti la flankon de l’principaj militrifuzantoj.

Ni deklaras ke se iam ni estus devigataj al direkta aŭ nedirekta milita laboro, ni estas firme diciditaj rifuzi tian “servon”, ne nur en kazernoj, tranĉeoj, militŝipoj, flugmaŝinoj, sed ankaŭ en munici-farejoj, fabrikoj, en la transport-funkcio — ĝenerale ne fari ian laboron kiu estas aneksa kun milito aŭ ĝia preparado. Ni celas, ankaŭ per ĉi tiu manifesto, malhelpi eblan mobilizon de militaj fortoj. Ni instigas ĉiujn kiuj volas batali por la paco, tuj sin mobilizi kun ni kontraŭ la milito kaj se milito minacos, tiun neebligi per faktaj rimedoj.

Por subskribo de l’manifesto aŭ klarigoj pri tio, oni sin turnu al H. E. Kaspers, Helmerslaan 10, Hilversum”

[REKLAMO p.10] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! —o— Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Prezo: 0,80 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT

VOJDISIĜO

Ĉe la festeno, kiun aranĝis la komunumo de Goeteborg je honoro de l’ VIII SAT-Kongreso, oni interalie flatis Svedion pro tio ke ĝi en 1905 grandanime donis sendependecon al Norvegio. Tiun eldiron mi bezonas iom korekti, ĉar ĝi ne estas tute laŭfakta. Vero estas, ke sole la organizita laboristaro de Svedio meritas la honoron, ke solviĝis pace la akra konflikto.

La tiama gvidanto de l’ sveda laborularo, Hjalmar Branting, diris foje en unu el siaj famaj paroladoj: “Se milito okazus inter la du fratpopoloj, mi dezirus, ke la unua kuglo trafus la kulpulon…” (la svedan reĝon). Pro tiuj siaj kuraĝaj vortoj li ricevis kelkmonatan punon en malliberejo.

La parolado de Branting efikis kiel ribelsignalo. Ekagis la laboristaro kaj la potenca fiera Svedio kun reĝo kaj forta militistaro devis cedi pro la unuigita volo de l’ Proletaro.

Mi konigas ĉi tiun historian fakton, ĉar ĝi donas al ni valoran instruon.

En 1914 estis analogia okazo. Ĉu tiam la laboristaj gvidantoj en Germanio, Francio kaj Britio donis ribelsignalon? Ne, ili subtenis la banditojn, kiuj okazigis la militon. Hodiaŭ ni povas facile konstati, ke febre preparas sin por nova milito la plej grandaj ŝtatoj. La Kelog-kontrakto pri malarmado. kaj alia pac-ŝafblekado estas nur blufo por trompi la publikon.

Ni rajtas demandi hodiaŭ, ĉe kiu flanko staras niaj ĉefaj laboristaj gvidantoj? Ĉu ili, kiam eksplodos nova milito, imitos la ekzemplon de Branting aŭ tiun de l’ laborist-gvidantoj en 1914?

Ni devas nepre ekzameni ilin pri tio kaj postuli klaran respondon Muri (102).

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas meĥanikisto, 32-jara, kaj loĝas en Njŭkasel-on-Tajn (angle: Newcastle-on-Tyne). Mi laboras en bierfarejo kiel maŝinzorgisto. Matene je la sepa mi estas vekata de vekhorloĝo. Tiam mi ellitiĝas, lavas min kaj matenmanĝas. Je la sepa kaj tridek kvin mi veturas al mia laborejo per biciklo, alvenas ĉe la bierfarejo je la sepa kaj kvardek kvin. Mia laboro estas en la fako por enboteligo, kaj mi devas komenci dek kvin minutojn antaŭ la aliaj gelaboristoj por funkciigi preparante la ilaron.

Alveninte mi komencas funkciigi la aerpremilon¹ kaj malvarmigilon. La unua estas meĥanismo por kunpremi la aeron kaj havigi povon al unu el la maŝinoj, la dua estas meĥanismo, per kiu oni kreas en aparta ĉambro (bierkonservejo) tre malvarman temperaturon (— 1° laŭ centigradoj). Reguliginte la valvojn, mi daŭras prepari la aliajn maŝinojn, kiuj ĉiuj estas aŭtomataj. Estas jenaj — la botelpurigiloj: senfinaj ĉenoj portas la botelojn en la maŝinojn, en kiuj ili trapasas elŝprucojn de kaŭstika kaj akva miksaĵo, je 12½ kilogramoj da premo kaj temperaturo de + 67° C. La enboteligiloj — ĉi tiuj estas tute aŭtomataj. La boteloj pasas unuope sur ilin, pleniĝas sub premo de 10 kilogramoj, la alteco de la biero en ĉiu botelo estas reguligata aŭtomate. Plenigite la boteloj aŭtomate pasas al la apudaj maŝinoj, la botelŝtopiloj, kiuj aŭ enŝraŭbas aŭ surmetas la korkojn (en aŭ sur la botelojn) laŭ la speco uzata.

Mi tiam venas al la etiketiloj: meĥanismo por alglui la etiketojn sur la botelojn. Fine mi funkciigas la transmisiilojn, t. e. larĝaj rubandoj, unuj el kaŭĉuko, aliaj el ŝtalaj ĉeneroj, kiuj konstante moviĝante transportas la botelojn ktp. al la taŭgaj partoj de la laborejo.

Ĉiuj maŝinoj estas priservataj de knabinoj, kaj kvankam la laboro estas facila, ĝi estas sendube unutona. Ili staras la tutan tagon ĉe ĉiu maŝino por elpreni iun botelon, kiu eble fendiĝas, kaj por sciigi min, se io eksterorda okazus. La knabinoj ricevas laborpagon de 26 ŝilingoj (6½ dolaroj) ĉiusemajne (44 horoj) kaj krom la religiaj festoj havas forpermeson unusemajnan jare.

Post kiam la ilaro funkcias, mi marŝas ĉirkaŭ la laborejo por konvinki min, ke ĉio estas tute en ordo. Mia ĉefa devo dum la tago estas prizorgi la diversajn mezurilojn, temperaturojn, kaj malhelpi laŭeble ian ĉeson de la ilaro. Iafoje mi okupas min pri riparoj, sed mi neniam devas labori tiel multe kiel la meĥanikistoj en la grandaj fabrikoj. Mi ricevas laborpagon de 75 ŝilingoj (18 dol.) ĉiusemajne (45½ horoj) kaj havas la saman forpermeson kiel la knabinoj.

Je la deksepa mi haltigas la ilaron, fermas ĉiujn valvojn kaj tiam iras hejmen. Vespere mi aŭ studas esperanton aŭ vizitas la teatron aŭ iam mi legas libron. Mi devas konfesi, ke mi plej ofte faras tion, ĉar mi estas tre legema. Malofte mi vizitas la kinejon: la kinobildoj nuntempaj ne multe plaĉas al mi. Mi ĉiam bedaŭras, ke mi ne povas vidi la rusajn kinobildojn, kiuj estas kritikitaj de K-do Dobb en La Dimanĉa Laboristo (angle: “Sunday Worker”). Je la dudek-tria aŭ -kvara mi enlitiĝas. Tiel finiĝas mia tago.

Fred Mawson (12 895).

¹ Eble la esp.-nomoj por la maŝinoj ne estas tute trafaj. Se iu K-do scias pli ĝustajn terminojn, li sciigu ilin al la aŭtoro pere de la Red.

— paĝo 11 —

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

Peresperanta laboro en la scienco

La scienco kaj tekniko jam de la mezepoko estis internaciaj. Jam delonge progreso estis nur ebla per konstanta interŝanĝo de spertoj kaj akiroj. Despli nuntempe dum la kolosa disvolviĝo de la mondekonomio. Sed ĝuste sur la kampo de raciigo kaj normigo sur scienca kampo la mezepoko kelkrilate superis nin. La scienco havis sian tutmondan lingvon, la latinan; ĉiuj sciencaj verkoj estis verkitaj kaj presitaj en unu lingvo en ĉiuj landoj.

La naciisma evoluo mortigis la latinon kaj nun ni havas nepriskribeblan lingvan ĥaoson. Ĉiu scienculo verkas prefere en sia nacia lingvo kaj presigas en nacilingvoj revuoj. Por sciencaj publikigoj estas uzataj minimume 20 diversaj lingvoj kaj en samtiom da lingvoj aperas revuoj. Konsentite, ke aktivaj sciencistoj regas aŭ almenaŭ komprenas 2—3 el eŭropaj ĉeflingvoj ni tamen konstatas, ke ili tute ne kapablas legi verkojn en la aliaj 17 lingvoj kaj eĉ ofte miskomprenas partojn el la t. n. “komprenataj” lingvoj. La internaciaj sciencaj kongresoj montras la samajn malfacilojn tradukajn kiel la aliaj, eĉ se temas pri speciala faka kongreso.

Oni kompreneble provas saviĝi el la ĥaoso per jenaj rimedoj:

  1. En nur kelkaj grandaj landoj oni eldonas nur por kelkaj fakoj regule bibliografiajn kajerojn, kie koncize diversaj samlandaj raportantoj resumas pri artikoloj aperintaj en sam- kaj alilandaj revuoj fakaj. Sed oni konstatas unue mankon de lingvospertuloj kaj pro tio limiĝon je ĉefe 2—3 lingvoj, due arbitron de la raportintoj pro lingvaj necertecoj kaj limiĝon je la “plej interesa”, trie paralelan resumlaboron en kelkaj lokoj.

  2. Kelkaj grandaj revuoj aldonas malofte resumojn en aliaj lingvoj. Mankoj: denove uzataj nur 3 lingvoj, ĉiu artikolo havas resumon en alia lingvo, do estas ne resumaro, sed lingva kaĉo.

  3. En kelkaj landoj, ekz. Japanio k. a., oni eldonas kelkajn revuojn en angla, germana aŭ franca lingvo, kelkajn eĉ “miksite”. Mankoj: unue oni ofte legas lingvaĉon, due ne ĉiuj samlandaj kolegoj komprenas kaj havas pro tio malutilon.

  4. El malpli science evoluintaj landoj oni ofte sendas siajn originalajn publikaĵojn al eksterlandaj revuoj; aliel la scienca mondo eble neniam sciiĝos pri la afero, ĉar la koncernajn nacilingvajn ĵurnalojn neniu legas en eksterlando. La rezultoj de tia sendado estas ofte malfruiĝoj kaj aliaj malavantaĝoj. Oni devas duoble verki, ofte en iom kripla lingvo.

La 4 rimedoj estas tre koncize karakterizeblaj per vortoj: “treege malscienca baraktado” — malracia elspezo de energio kaj mono. Necesas senprokrasta normigo kaj raciigo en la internaciaj rilatoj, despli ĉar de jaro al jaro la scienca materialo en diversaj landoj senfinen ariĝas. La sola rimedo estas uzado de tutmonda lingvo en la scienco. Ĉiuj seriozaj verkoj kaj revuoj devus antaŭ ĉio aperi en la sola lingvo, kiu pruvis sian vivkapablon kaj uzeblon por sciencaj interrilatoj, en esperanto, kiu povas anstataŭi la mezepokan latinon kaj ĉesigi la hontindan ĥaoson.

Sed per ĝisnunaj metodoj de nura propagando oni ĉe seriozuloj nenion atingos. La sukceso venos, kiam la esperantistoj-sciencistoj kapablos praktike elmontri la valoron de esperanto. Nur peresperanta laboro!

Ni povas dispartigi niajn taskojn je tri periodoj: unua, klopodi pri esperantaj resumoj en sciencaj nacilingvaj revuoj, organizi internacian peresperantan sciencan informejon, kies servojn rajtos uzi ĉiu sciencisto aŭ teknikisto, organizi peresperantan sciencan informservon liverontan al diverslandaj revuoj freŝajn kaj rektajn resumojn, bibliografiojn kaj kronikojn el tuta mondo centrigite. Dua, akceptigo de esperanto en internaciaj kongresoj kaj kiel nura lingvo por resumoj, transdono de internacia informservo al oficiala intern. scienca institucio por plugvido, tria, akcepto de esperanto kiel mondlingvo de la scienco.

La fortoj, por plenumi la unuajn taskojn, en Esperantio jam troviĝas; mankis ĝis nun nur iomete da energio kaj la deziro flanke de kapabluloj.

La necesoj evidentiĝas, nun sekvu la agoj!

Homo.

Pri la laboro de Minskaj scienculoj en jaro 1928

Ĝis la lasta tempo marksisma scienca laboro inter Blankrusia sciencularo tute ne estis organizita. Ekzistis Blankrusia scienca asocio, kiu estis dividita laŭ diversaj sciencaj institucioj kaj superaj lernejoj, sed ĝi 1.) ne tro vigle laboris kaj 2.) entenis diverstendencajn scienculojn, ofte kontraŭmarksismajn laŭ sia vidpunkto. Tial la presaĵoj de Blankrusiaj scienculoj ofte entenis komplete kolektitan kaj zorge prilaboritan materialon, escepte materialisme-marksisma mondkoncepto.

Nova societo de scienculoj-materialistoj, kiu organiziĝis en Minsk dum majo 1928, eliras de la vidpunkto, ke vera scienco ne povas ekzisti sen materialismo. Tiele ĝi akceptas en siajn vicojn nur tiujn scienc-laborantojn, kiuj en siaj sciencaj verkoj konformiĝas al materialisma vidpunkto. Anstataŭ malnova scienca asocio la nova larĝe akceptas freŝajn sciencajn fortojn, tiujn, kiuj promesas laŭ siaj konoj kaj kapableco fariĝi estonte bonaj scienculoj.

Ĉiu membro de Minska scienc-asocio devas tralegi dum la plena aŭ sekcia kunsido ne malpli ol unu sian sciencan raporton. Ĉiuj legitaj raportoj estas presataj. Plena kunsido de l’ asocio kolektiĝas proksimume unufoje monate kaj sekciaj kunvenoj okazas ĉiam post 2 semajnoj. Ĉe la asocio ekzistas jenaj sekcioj: 1. ekonomia, 2. filozofi-sociologia, 3. historia kaj 4. natur-scienca.

Ĉiuj sekcioj donis por la asocio jam bonajn materialistajn raportojn.

Unu el la suprenomitaj sekcioj — nome la filozofi-sociologia — nun klopodas starigi internaciajn interrilatojn kun la samfakanoj el diversaj landoj. Ĉi tiuj interrilatoj havas kiel celon jenon: 1. interŝanĝi per novaĵoj de faka, scienca karaktero, 2. interŝanĝi presotan materialon por fakaj presorganoj, 3. organizi dumsomere ekskurson de reprezentantoj por pristudo de la faka laboro kaj literaturo en diversaj landoj kaj 4. interŝanĝi fakan literaturon en diversaj naciaj lingvoj. Se tiuj eksterlandaj rilatoj paŝos bone kaj ni ricevos sufiĉe multajn proponojn, ni propagandos por esp.-lingvaj resumoj en presataj sciencaj materialoj. Estas necese nur, ke eksterlanda sciencularo vigle resonu al nia alvoko kaj tiele pruvu, ke esp-o havas bonan grundon por serioza scienca laboro. Se nia eksperimento bone sukcesos por la filozofi-sociologia sekcio, ni ĝin disvastigos ĉe l’ ceteraj sekcioj. Ĉiujn proponojn sendu al sekretario de filozofi-sociologia sekcio laŭ adreso: Minsk, USSR, Leninskaja 29/35, kv. 50, por P. Kirjuŝin. Agu vigle, K-doj, por ke la ekzemplo de Japanio ne restu sola!

NIA POŜTKESTO

2798. — Via detala letero kaj libro de Dide ne alvenis. Ateistajn librojn ni ja ne petis de vi?

K-do Salan. — Artikolo alvenis. Okaze ni uzos ĝin por SKP. Ni atendas vian konstantan kunlaboron.

K-do Ojgibesov. — Legu decidon de Sekcia kunveno dum SAT-kongreso rilate al Studenta Sekcio.

— paĝo 12 —

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

FINNLANDO. (El tiu lando ni preskaŭ neniam ricevas informojn por “Kroniko”, kvazaŭ tie ne ekzistus iu lab. esp. agado. Ankaŭ la sekvantan sciigon oni ne sendis al “S-ulo”, sed ni ĉerpis ĝin el la neŭtrala gaz. “H. de E.”!) Grupo de junsocialistoj intencantaj viziti la junsocialistajn tagojn en Vieno, dum ĉi-somero, lernas esp-on. Adreso por antaŭa konatiĝo: Väinö Ahde, Pengerk. 17 B 44, Helsinki. — GERMANIO. En febr. n-o de “Arbeiter-Esperantist” la redaktoro skribas pri la organo de ALLE (La Socialisto) jenajn tute pravajn vortojn: “Ofte mi trovas en ĉi tiu gazeto bonajn porvarbajn artikolojn k traduktaskojn k tial mi ege bedaŭras, ke en germanaj lingvoregionoj ni disigas niajn fortojn havante du gazetojn, kies tekstoj taŭgas por ĉiuj.” — Chemnitz. Pasintjare ni aranĝis sume 5 kursojn k kelkajn migradojn. Ni partoprenis “Feston de Laboro” per grandega globo kun reprezentantoj de l’ 5 terpartoj, same la majfeston. Kelkaj lokaj lab. organizoj uzas esp-on por sia intern. koresp., uzis kelkfoje tradukservon de la grupo (ekz. Sindikatara Centro, ŝakasocio, sanitarista asocio, Ruĝa Helpo). Ruĝaj Frontbatalantoj ricevis standardon el Tver pere de unu el niaj anoj. Loka lab. gazetaro enpresis en 1928 sume 118 esp. artikolojn. Ĉiusemajne okazas du kursoj por progresintoj. Unufoje monate parolado en grupkunveno. Nuna grupestro K-do Lösch (SAT-ano 1867). — Einsiedel ap Chemnitz. Ĉi tie okazis 26./27. 1. konferenco de LEA-distrikto Erzgebirge-Vogtland. Sabata amuzvespero kun poresp-a teatraĵo “Kial? — Tial!” Dimanĉe laborkunsido. 26 grupoj estis reprezentataj. Ĉiuj delegitoj estis sendiuloj, preskaŭ senescepte sindikatanoj k legantoj de lab. gazeto. Politike nur 7 estis organizitaj, la ceteraj senpartiuloj. K-do Kirsten parolis pri “Neceso de internacia moralo” (aperos laŭ deziro de l’ konferenco en “La Nova Epoko”). Kontentigaj raportoj pri agado en la distrikto (2 kursoj por kursgvidemuloj, unu perletera kurso kun pli ol 30 partopr. — pleje kamparanoj, gazetservo kun rezulto de pli ol 100 artik. en lokaj gazetoj, kasstato kontentiga). Distriktestraro komplete reelektiĝis. Estro: K-do K. Luha, Chemnitz-Harthau (5797). — Leipzig. La Sekcio Sudo, kiu pro manko de konstanta kunvenejo dum longa tempo neprogresis, denove ekfloras. La unuan kunvenon vizitis 10 K-doj. En la dua ni profitis ĉeeston de japana studento esp-isto en L. (I. Sakurada) kun rap. pri Japanio (4230). — SOVETIO. Ivanovo-Voznesensk. Redakcio de gaz. “Raboĉij Kraj” deziris je instigo de K-dino Uljanova en “Lab.-Kamp. Koresp.” ankaŭ organizi oficejon por intern. koresp. en germana k angla lingvoj. Tiucele oni invitis ĉiujn dezirantajn skribi eksterlanden. Sed malgraŭ ke multaj lernas fremdlingvojn en lernejoj, neniu, krom esp-istoj, vizitis tiun kunvenon. Vole-nevole oni decidis organizi esp. oficejon ĉe la redakcio. Perantoj: K-doj Isajev k Ŝumarin. Junulara gazeto “Juna Teksisto” ankaŭ korespondas esp-e. Peranto: Makarin. Adreso de ambaŭ gazetoj: Mihajlovskaja ul. domo Gandurina, Esp. oficejo ĉe redakcioj “Raboĉij Kraj”, “Juna Teksisto”. — Kievo. 12. 10. 28 en centra klubejo de metalistoj okazis esp. vespero dediĉita al kvarjara ekzisto de Kieva SEU-filio. Depost 1. nov. Kieva SEU-komitato funkcias en “Palaco de Laboro” en Esp. Konsultejo de Intersindikata Komitato. 20. 11. eklaboris esp. rondeto ĉe junpionira taĉmento “Voroŝilov” en infana urbeto Leninsk. Partopr. 20 infanoj, gvidas K-do Egers. 15. 12. Esp. Konsultejo de Intersind. Kom. okazigis konferencon de sindikataj esp. rondetoj. Post raporto de K-do Fedotov pri laboro de la Konsultejo, oni decidis organizi kurson por prepari grupgvidantojn. De jan. funkcias esp. rondeto ĉe Lab. Fakultato de Medicina Instituto. 21 partopr. Gvidas K-do Kozlov. 5. 1. en N-a regimento okazis internacia vespero, dum kiu oni legas esp. let. de ruĝfrontanoj k de IRH-grupoj. Oni dum la vespero verkis kolektivajn respondojn. Rezulte ĉe la regimento fondiĝis esp. rondeto. Gvidas K-do Golovanevski (728). — USONO. Nov-Jorko. La Tutamerika Kontraŭ-Imperialisma Ligo havas specialan esp. fakon, kies direktoro estas K-do G. Saville. 6. 1. paroladis K-do Perŝing (kuzo de la fama usona arme-komandinto) pri maljustaĵoj en la usona armeo, kiu siatempe malliberigis lin k K-don Crouch pro lernado de esp-o. — La jarfesto de la Ferrer-Moderna Dimanĉa Lernejo en Jorkvil (angle: Yorkville) okazis 12. 1. kun i. a. esp. deklamoj k kantoj de infanoj. La kunvenintoj, ĉefe komunistoj, anarkistoj, IWW-anoj k kelkaj SAT-anoj estis tre kontentaj pri la div. prezentoj (168).

Atentigo! K- do 7046, Peranto en A., petas atentigi la K-dojn, ke oni ne plu sendu leterojn al perantoj k vicperantoj, per kiuj ili estas petataj, mem korespondi kun la sendinto aŭ peri korespondantojn. Precipe sovetiaj esp-istoj agas tiel. Al ili li ne respondos, ĉar li bezonas sian tempon por alia esp. laboro. K-doj, kiuj deziras korespondi, anoncu en “S-ulo”.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

El urbeto en Polio nin trafas denova plendo pri la konduto de t. n. neŭtralaj esp-istoj (UEA-anoj). La raportanto (kurs-lernanto), kiu portis SAT-insignon, estis police esplorata pri esp. aferoj; en la esp. grupo oni diris, ke li ne rajtas esti SAT-ano, k la UEA-delegito, iu s-ro Niedzwiedz, diris, ke oni devas subpremi k samtempe ekstermi tiajn unuopajn SAT-anojn. Nia K-do, kiu esperis trovi (laŭ la konata kanto) “unu grandan rondon familian” ĉe la esp-istoj, estis sufiĉe seniluziigita. Sed ni scias, ke tio ja ne estas la sola ekzemplo tiaspeca. Ĉu povus esti aliel?

La Radio-sendstacio Leipzig (Mitteldeutscher Rundfunk) nun kun regula interspaco de 2 semajnoj (komencinte je 8. febr.) ĉiam vendrede de 18,05—18,20 h. (Mezeŭropa tempo) donas kvaronhoron en esp-o. Ondlongo de la stacio: 361.9. K-doj aŭskultantoj sendu sian gratulojn k konstatojn pri aŭdeblo al MIRAG, Leipzig, Markt.

Ĉe Zamenhof-festo en Nov-Jorko paroladis ne nur blankaj oratoroj, sed ankaŭ indianoj, unu ĉefo de la Mohok-tribo vestita tutindiane, alia de l’ Inka-tribo el Peruvio, muzikkomponisto. Ambaŭ vizitos Eŭropon, por paroli esp-e en la div. landoj. Ĉeestis ankaŭ negro k japano, tiel ke kvar rasoj estis reprezentataj. Oni vendis multajn librojn (precipe “Etiko” k “Faŭsto”) k lab. ĉeestanto (K-do Saville) povis paroli pri: “Kion ŝuldas la lab-istaro al Zamenhof.”

Ĉe la nacia Novjorka esp. societo parolis 5. 1. s-ro Jones, edzo de Mabel Wagnalls, verkistino, kies kelkaj verkoj estis tradukataj esp-en. Ambaŭ interesiĝis pri esp-o en Eŭropo dum vojaĝo aŭtomobila. Reveninte Usonon ili enkondukis esp-on en publikan lernejon de Lithopolis k donacis $ 40 000 al la altlernejo de Columbus, kondiĉe ke la rentumoj servu por esp.-lernontoj ĉe la lernejo. Se ĉe la lernejo oni ne instruos esp-on devige, tiu ĉi donaco estos nuligata.

Ĉe la katolikoj

Papo Pio la X eldiris pri esp-o jenajn parolojn: “Mi konsentas pri la utilo de esp-o por konservi la unuecon inter la Katolikoj de l’ mondo. Esperanto havas antaŭ si grandan estonton.”

Korektoj. Bonvolu korekti en n-o 227, fruntpaĝe, 1-a kol., lin. 18 de supre: tiom (anst. tiam), 3-a kol., lin. 24 de supre: Ĝiaj (anst. Ĉiaj), pĝ. 158, 2-a kol., lin. 13 de supre: tagoj (anst. agoj), pĝ. 159, 2-a kol., lin. 32 de supre legu: Londona registaro. Pĝ. 164, 1-a kol., lin. 15 de supre: meto (anst. eto), 2-a kol., lin. 3. de malsupre: Homo (anst. homo), pĝ. 165, 2-a kol., lin. 33 de supre aldonu post: internacieco (anst. internaciismo): “havos la allogon, ke ĝuste pro la progresanta internaciismo”.

K-do Albanov, verkinto de la skizo “Buhara”, kiu aperis en kelkaj n-oj de “S-ulo”, sendas al ni klarigojn pri la nekompreneblaj vortoj, kiujn ni trovis en lia manuskripto: 1. n-o 223, pĝ. 124, 2-a kol., lin. 5 de malsupre, legu “araneo” (anst. spruto), 2. n-o 224, pĝ. 133, 2-a kol., lin. 2 de malsupre — “ŝafo” (anst. sajo), sama kolono, 13-a lin, de malsupre — “kruĉo” anst. “kruco”. Relegante la skizon, bonvolu korekti tiujn vortojn.

La Kieva SAT-rondo en januaro perdis neatendite sian junan aktivan K-don

Johano Vajnŝtejn

(SAT-ano 7275)

fondinto de esperantista grupo en Gastomel. Li mortis pro proleta malsano — ftizo. T. Fedotov.

NIA POŜTO

8900. — Ne estas eble utiligi vian sendaĵon, ĉar 1. la Kristnaska poemo alvenis du monatojn tro malfrue, 2. por bonigi k ĝuste aranĝi la versojn ni bezonus tro da tempo, kiun ni ne havas, 3. la “spritaĵoj” (krom unu) ne tre taŭgas por nia gazeto. Krom esp. gazetoj ni malofte ricevas izolajn n-ojn de alilingvaj ĵurn., la esp. materialon ni ne povas liveri, ĉar ĝi utiliĝas ĉe ekspozicioj.

7658. — Ni sendis vian artikolon kun bildo al la red. de nia “Sporta Paĝo”.

6744. — Jes, ni uzos okaze. Red.

127. — Denove pakaĵeto de kovertoj revenis. Oni ne permesas la eniron.

Socialistaj Gek-doj de l’ Amsterdama Internacio!

La 12-an de marto okazos en Magdeburg, Germanio, la partitago de l’ Socialdemokrata Partio. Kelkaj parti-organizoj prezentas proponojn rilate esperanton al tiu kongreso. Bonvolu sendi salutleterojn aŭ telegramojn esperantlingvajn subskribitajn de viaj parti-organizoj. Helpu al la sukceso de esperanto! Adresu jene: Parteitag der Sozialdemokratischen Partei, Magdeburg (Germanio).

Paul Köckeritz (77).

KONGRES-VIZITONTOJ!

Partoprenu la antaŭ-kongreson de Breslaŭ! Sovetiaj, polaj, ĉeĥoslovakaj kaj balkanaj K-doj nepre ranĝu [?] vian vojaĝon tra Breslaŭ. La ĉi tieaj SAT-anoj prezentas al vi tre agrablan vojaĝ-interrompon. Venu grandamase, vi estas kore invititaj!

Adr.: Willy Thielking, Vorwerkstr. 62, Breslaŭ.

[REKLAMO p.12] POŜTKARTOJ ILUSTRITAJ de Ivanovo-Voznesensk kun rus-esperanta-germ. teksto estas mendeblaj ĉe G. K. MOPR, Mihajlovskaja ul. Ivanovo-Voznesensk (Sovetio) 7 rubloj por la cento.

— paĝo 13 —

SENNACIULO 187

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

De Tribune, Amsterd., 2. 2., Hist. el mia eksterord. vivo (sen font-mencio!); Klassenkampf, Halle, 19. 1., radiokonc. Moskvo; Le Matérialiste, Laeken, jan., Kiel festi Kristnaskon (221).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Der reisende Kaufmann (vojaĝanta komercisto), Reichenberg, 15. 1. (du artik.); Signalen, Stokh., 31. 1.; Het Volk, Amsterd., 14. 12., De Tribune, Amsterd., 14. 12., 18. 12., 19. 12., 24. 12., 29. 12.

Pri “S-ulo” enpresis:

Ruhr-Echo, Essen, 2. 2., rec. pri n-o 225 de “S-ulo” (en esp-o, imitinda ekzemplo!); L’Etincelle (Fajrero), Bruselo, 30. 1. (laŭda recenzo).

Pri 9-a SAT-Kongreso enpresis:

Tiöväenjärjestöjen Tiedonantaja, Helsinki, 9. 1. (granda artik.).

Peresper. materialon enhavis:

Travail, Lyon, 2. 2.; Le Sincériste, Waltwilder, feb.; Le Matérialiste, Laeken, jan., De Tribune, Amsterdam, 14. 12., 15. 12. (pri Izgur), 31. 12., 12. 1., 30. 1., 5. 2.

Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Anton Brutar, Waidhofner Str. 50, Amstetten, dez. koresp. pri div. temoj, interŝ. PI, L, PM, gaz. kĉl., certe resp.

BRITIO

— Fabrikistoj de ŝtallado! — K-do Walter Barnfield (13774), “Roseville”, Auchinairn, Bishopbriggs, Glasgow, dez. koresp. kun ŝtallad-fabrikistoj ĉl., krom Britio k Usono. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Pavel Lipa, Farska, 10, Topolĉany (24 j. komercisto — lakisto) dez. koresp. kĉl. Resp. tuj k ĉiam.

K-do Josef Stankuŝ (22 j.), Poruba u Orlové, 83, Slezsko, dez. koresp. kun gek-doj el ĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl. Certe resp.

DANIO

K-do Nielsen, Odense petas pardonon, ke li pro troa laboro ne povas resp. al ĉ. koresp-antoj — Oficialajn let. adresu al K-do Borg.

FRANCIO

Parizaj esp-istoj! Vi ĉiuj eksciu, ke nun la Pariza Laborista Klubo kunvenas ĉiusabate je 21-a horo en Bellevilloise, 23 rue Boyer, ĉambro Karl Liebknecht.

GERMANIO

K-do K. Berry, pentristo, 15 j., dez. koresp. kun ĉ. samaĝaj Gek-doj ĉ. l. Resp. garant. Adr.: Oppau (Rheinpfalz).

K-do Louis Ensmann, Hellspergstrasse 1, Mühldorf a. I., dez. koresp. (ankaŭ internacialstenografie) pri sociciencaj (marksismaj) popolaltlernejoj — politikekonomio k liberpenseco.

K-do Johannes Nonn, Hainstr. 8, Chemnitz i. Sa., dez. koresp. kĉl., L, PI, pri ĉ. temoj, nepre resp.

— Gekursanoj dez. koresp. kun eksterlandanoj, PI, bfl. Adr.: P. Majevski, Waldenburger Strasse 43, Niedersalzbrunn i. Schles.

K-do H. Baba (13 053), Kemnitzer Str. 82, Werder a. H., dez. interŝ. kĉl., L, PM, PI, bfl. Resp. garantiata.

SOVETIO

K-do Aleksandro Egurnov (fervojisto), str. Piŝenina, 43, Odessa, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, interŝ. PI, gaz. ktp. Resp. garant.

K-dino E. Ĉe, Kamenskoje, Dneprop. okr. “Ŝevĉenko” Esperanto, dez. koresp. pri raciigo en industrio. Skribu multnombre. Resp. garantiata.

— Esp. grupo dez. koresp. kĉl., precipe fervojistoj, pri vivo de esp.-laboristoj k junkomunistoj. Resp. akurate. Adr.: Orenburg, Klubo je la nomo de Stalin por grupo esperantista.

— Kelkaj esp-istoj komencantoj deziras koresp. kĉl., individue k grupe. Skribu multnombre! Adr.: “Esperanto”, st. Kaŝperovka, Jugo-Zapad. jel. dor. Ukrainio.

K-do Anatol Kukuŝkin, Lesotehnikumo, Puŝkino, S. J. D. (Norda fervojo) Mosk. gub., dez. koresp. pri div. temoj. Interŝ. nacilingv. ilustr. gaz. L, PI, PK. Al ĉiuj akurate k tuj resp.

K-dino Parŝina, ul. Staraja Ranava, 9, Sormovo ap. N.-Novgorod, dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl. pri ĉ. temoj.

[REKLAMO p.13] Kiu deziras korespondi pri politikaj demandoj, profesia movado, IRH-laboro, liberpensula movado, kontraŭalkoholaj demandoj, sporto, radio, laborista vivo, virina movado, junula movado, junpionira laboro, ŝakludado. Kiu deziras interŝanĝi gazetojn, ĵurnalojn, revuojn, poŝtkartojn, afiŝojn kaj elpendaĵojn, Tuj skribu al Klub “Elektrotoka”, ul. Gogola, 14, Leningrado Centro, Sovetio. La korespondadon partoprenas ĉiuj rondetoj laboristaj kaj oficistaj de “Elektrotok”. Respondo estas garantiata.

K-dino Fialkovskaja, ul. Kultura, 97, Sormomo ap. N.-Novgorod, dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl., pri ĉ. temoj.

K-do Boriso Aksinov, ul. 1-a Maja, 70, Sormovo ap. N.-Novgorod, dez. koresp. kun eksterl. gejunuloj pri ĉ. temoj.

K-do Leo Petrunin, Nadtereĉnaja, 119, l. 3, Vladikavkaz, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-dino Julia Vasiljeva (32 j. instruistino), Sportivnaja, 3, Sormovo ap. N.-Novgorod, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do K. Dorojkin (30 j.), ul. Engelsa, 90, “Sevkavhlebsojuz”, Rostov (Don), dez. koresp. pri literaturo, lab. k virina movadoj, interŝ. L, PK, PI, ĵurn. kĉl.

K-do P. Petrov, Ĉernjaevskaja, 17, Rostov (Don), dez. koresp. pri ĉ. temoj kun junuloj el ĉl. interŝ. PI.

— Grupo de gejunuloj (14—16 j.), dez. koresp. pri div. temoj kun gejunuloj ĉl., kolektive k individue. Resp. garantiata. Adr.: T. Ŝarova, Voljnaja, 5, kv. 3, Tver, Centr.

K-do A. Iljin, Sverdlovskaja, 84, gor., Efremov, Tulskaja gub., dez. koresp. kun germanl. esp-istoj pri div. temoj.

K-do M. Gerasimov (junkomunisto), Berezovyj, 9, Sergiev, Mosk. gub. dez. koresp. kĉl. pri esp. ateista, revol. movadoj kaj a. temoj. Interŝ. nacilingv. gaz. k esp-aĵojn. Tuj k akurate resp.

K-dino Mario Fedosenkova, ul. Dostoevskogo, 5, kv. 17, Leningrad, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Militrondeto dez. koresp. kun militistoj. Adr.: St. Petergof, Leningr. obl., ŝtabo kavdevizio al d-ro Gogitidze.

K-do Petro Papustin, Palevskij pr., 38/2, kv. 9, Leningrad, 29 (radioamatoro), dez. koresp. k interŝ. gaz., ĵurn., kĉl.

— Esper. rondeto de fabriklernejo de metalfabriko dez. koresp. kĉl. Adr.: Leningrad, Vyb. St., Kondratjevskij pr. 26, fabzauĉ. Esp. Krujok.

K-dino Emilio Bankau, 7, linia, 36, kv. 8, Leningrad, Vas. Ostr., dez. koresp. kun virinoj el ĉl., pri virinaj demandoj.

K-do E. Jakovlev, Pr. Prolet. Pobedy, 60-b, kv. 7, Leningrad, Vas. Ostr., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-doj Konstanteno Groŝev, ul. Blohina, 12/7, kv. 44, Leningrad, dez. koresp. kĉl.

K-do Leonido Ŝupronov, ul. Rakova, 14, kv. 9, Leningrad, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

— Esper. rondeto de Centra Klubo de Leningradaj oficistoj, dez. koresp. kĉl., interŝ. ilustraĵojn, fotaĵojn, afiŝojn, ĵurn., gaz. kaj insignojn. Adr.: Leningrad, Fontanka, 48.

— Militkuracisto d-ro Gogitidze V., ul. Pravdy, 22, kv. 27, Leningrad, dez. koresp. kun militkuracistoj el ĉl. pri militmedicinaj temoj.

K-do N. Proskurin, Str. Gogolevska, 82, Barnaul (lernanto), dez. koresp. L, PK, PI, gaz., ĵurn., kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garant.

— Kiu dez. ŝakludi per koresp-ado? — Skribu al Ŝukeviĉ Tretjakov R., Sovetskaja, 63/3, “Beloruskaja Vjoska”, Minsk. Notu ĉu individue aŭ kolektive.

K-do Sukeviĉ-Tretjakov, dez. ricevi diversl. ŝakliteraturon kontraŭ esp., sovetia k sovetiaj PM. Adr.: Minsk, Sovetskaja, 63/3, “Beloruskaja Vjoska”.

— K-do A. Strojokin, Puŝkinskaja, 34, Vladivostok, Siberio, dez. koresp. kĉl. geinfanoj, gelernantoj, individuoj, grupoj pri ĉ. temoj, L, PI.

K-do Gurov K. N. (studento), Tehnikum Fiziĉeskoj Kulturi, Stalingrad, deziras koresp. k interŝanĝi foto-PK pri sporto diversfaka, precipe velsporto, bokso, ila gimnastado, malpeza atletiko.

K-do Ĉencov K. M., Bajkalskaja ul, 44, Stalingrad: PI, kĉl. Resp. garantiata.

K-do Muhin Aleksandro (violonisto), Balaŝovskaja, 6 A, Stalingrad, interŝ. muziknotojn por violono. Interesiĝas pri radiogazetoj k PI kun v.-daĵoj de vel-sporto.

USONO

K-do P. Epifanovich, Box, 47, Internat. House, 500, Riverside Drive, New York City, dez. koresp. kĉl. k ricevi il. gaz.

— paĝo 14 —

190 SENNACIULO

GIGANTA VILAĜO-URBO

(El vojaĝa notlibro)

La malsupre prezentataj notetoj pri fama ukraina vilaĝego-urbo estas la rezulto de vizito fare de la SAT-anaro kaj esperantistoj de Dnepropetrovsk kaj Kamenskojo dum unu el iliaj someraj ekskursoj. —

Dekoj da altiĝantaj tuboj, dense volvo-kovritaj per kurteno da fabrika fumaĵo, tondro-brua pavimo, sonorado de tramoj, la blekegaj sonoj de aŭtomobiloj, la ŝtonaj kvadratoj de domoj — ĉio tio estas la urbo.

Sed tuj kiam vi forlasas la urbon, kiam vi ĉesas percepti la grincadon de fajfiloj kaj la zumadon de alkondukaj rimenoj aŭdiĝantaj de la giganto-fabriko de Petrovski (la plej granda fabriko en la sudo de Sovetio), la bildo tuj aliiĝas. Fabrikoj aperas kaj malaperas, laŭgrade pentriĝas la siluetoj de ĥata-oj (vilaĝaj dometoj); vilaĝoj, intervilaĝaj vojoj viciĝas kun grandegaj strioj de senlima ukraina stepo.

Jen malgranda vilaĝo. Sur unu el la ĥata-oj troviĝas ruĝa tabuleto: “Vilaĝa konsumkooperativo”. Kontraŭe, kvazaŭ intence kontraste al la ruĝa — lokiĝis nigra: “Vendejo de ĉiuspecaj varoj de P. S. Borodavko”. Kvankam hodiaŭ estas nefesta tago, tamen ĉe la ĥata-o kun la ruĝa tabuleto regas vigleco: vilaĝanoj seninterrompe eniras la kooperativon kaj eliras de tie jam ŝarĝitaj de aĉetaĵoj. Sed ĉe la nigra tabuleto estas malplene, regas “kvieteco, glateco kaj di-beno”, kiel diras la mastro mem de la “Vendejo de ĉiuspecaj varoj”.

Unu post alia sinsekve antaŭ niaj okuloj aperas kaj malaperas, kvazaŭ en nebulo, la ardigitaj per bruligantaj radioj de l’ suno vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Ĝis la alveno de l’ soveta registaro tie ĉi antaŭe en plena senco de l’ vorto regadis “sinjoroj”.

— Ĉio tio estas “sinjoraj” vilaĝoj; nur sola nia Petrikovka estis en ĉiuj temoj “libera komunumo”, klarigas ĉe eniro en Petrikovko parolema interparolanto, kiu estas fama en sia vilaĝo, kiel ni poste eksciis.

La distancoj

Trairante Petrikovkon oni miras pri ĝia grandego. Por atingi bazaron (la centran lokon de ĉiu vilaĝo) oni bezonas elspezi por alveturo el la ĉirkaŭaĵo pli ol du horojn. Kaj por vidi ĉiujn stratojn kaj stratetojn de Petrikovko, oni bezonas plenajn du tagojn, kaj printempe aŭ aŭtune, kiam la vojoj estas difektitaj, eĉ kvar tagoj ne sufiĉus. La vilaĝego Petrikovko havas longon de 19 kaj larĝon de 8 kilometroj.

Tia amplekso de l’ vilaĝo estas granda neoportuno por la loĝantoj. Vilaĝano de Petrikovko en sia ordinara vivo elspezas por diversaj veturoj amason da tempo. Por atingi sian kampon, li forveturas el sia domo frumatene “ĉe l’ unua kokokrio” kaj alvenas tien, kiam la suno jam subiras. Kaj kion li povas fari, se pluvegis aŭ inverse jam delonge ne pluvis aŭ — tio estas eĉ multe pli malbona — se hajlis: li volas viziti sian strion, vidi kiel la pano naskiĝas, sed domaĝas pri la tempo, ĉar ja tutan tagon oni devas foruzi. Petrikovko havas 40 000 loĝantojn, kaj por ke ĉiuj havu almenaŭ unu hektaron da grundo po homo, oni bezonus spacon de proksimume 4500

[BILDO p.14 | 37,30,66,50] Karikaturo: dika barba kampulo kun ĉapo kaŭras ĉirkaŭprenante grandegan botelon kun etikedo kaj celas per revolvero; sur lia veŝto pendas ĉeno.

La “kulako” (grand-kampulo) en la soveta karikaturo.

kv. km. En tiaj cirkonstancoj, de l’ vilaĝana domo ĝis la loko de sia parcelo la loĝanto devas trapasi 20 ĝis 25 km., en kelkaj okazoj eĉ 35—40 km. Rezulte la Petrikovkanoj suferas pro malmulta grando kaj ĉefe pro ĝia malproksimo. Tial tre malofte pasas kunsido de vilaĝa soveto aŭ de ĝenerala vilaĝana kunveno sen la vortoj: “Kaj kiel do statas rilate al la dislokiĝo…”

Gastejoj kaj preĝejoj

De kiu ajn flanko vi alvenos Petrikovkon, antaŭ ĉio kaj unue vi nepre renkontos sur via vojo unu el la multaj gasthaltejoj. Ili estas komprenebla bezono, ĉar la vilaĝego kuŝas apud granda intervilaĝa vojo, kiu kunligas dekojn da vilaĝoj kun Dnepropetrovsk, la distrikta urbo. Estas profita afero havi gasthaltejon, tion eĉ ne malŝatas la eks-posedanto de loka vapormuelejo. — Bone, li diras; la kooperativo kaj Vilaĝdomo ne atentas tiajn “malpurajn instituciojn” kiel gasthaltejon; nu, ni “iomete” komercadas…

Teon, tagmanĝon, memfaritan brandon el sub la basko, malpuran dormloketon, ĉion tion oni povas ricevi en Petrikovka gasthaltejo. Kvankam ankaŭ sentaŭgaĵon ĉiuspecan oni tie surtabligas, rekompence oni devas pagi ne malmulte da mono.

Mirigas la multo da preĝejoj en tiu loko. Malgraŭ ke mia maljuna akompananto parolis pri en ĉiuj tempoj “libera komunumo”, tamen la malnova ordo sufiĉe energie “zorgis” pri ĝi. Ĝi havas ses preĝejojn, el kiuj unu ankoraŭ hodiaŭ estas tute nove-brila.

Akiroj de la nova tempo

Sed pri aliaj aferoj nun zorgas en vere libera Petrikovko la loka regiona plenumkomitato. Sole pli ol dek Vilaĝaj Domoj ekzistas en diversaj partoj de l’ vilaĝo. La centra “Vilaĝa Domo” troviĝas en la plej bona duetaĝa ŝtonkonstruo de l’ vilaĝo. En ĝi troviĝas kino-teatro por 500 personoj, radioakceptiloj kun laŭtparoliloj, loka muzeo, sufiĉe granda biblioteko, ĉambroj kaj anguletoj kun lernolibroj por rondetoj. Krom tio la vilaĝo havas naŭ lernejojn de sociklerigo, bone aranĝitan malsanulejon kun ambulanco kaj apoteko, agronomia kaj veterinara fakoj. Baldaŭ estos kreita vegetaĵa kulturejo.

Multaj nekaraj popolmanĝejoj, kultur-mastrumaj institucioj kaj organizoj kreskas kiel fungoj. En la vilaĝo estas propra elektra stacio, telefono, ŝtonfabriko. Konsum-kooperativo vilaĝmastruma kaj lakteja, laboristgrupoj de industria sindikato, kiu unuigas vilaĝajn metiistojn, traktoraj kompanioj jam almilitis por si solidan lokon en la nova soveta Petrikovko.

Aparte necesas mencii la lokan esperantan movadon. Laboras tie sufiĉe forta SEU-ĉelo. Troviĝas ankaŭ SAT-anoj kaj abonantoj al “S-ulo”. La granda vilaĝo-giganto kreskas, sed ne kiel antaŭe — nur laŭlonge kaj laŭlarĝe. Seninterrompe grandiĝas en ĝi la ĉeno de institucioj, kiuj faras gravan kulturan laboron, kiu kondukas el preĝeja sonorado kaj mizero kaj malklero sur la helan vojon de kultura kaj mastrumada prospero.

S. Kudrjavicki (10262).

★

FAKTOJ KAJ KOMENTOJ

Kiom da lingvoj estas en Eŭropo?

Profesoro de Strasburga universitato Tenjer elkalkulis, ke en Eŭropo ekzistas 120 lingvoj, en kiuj parolas ĉ. 461 milionoj da homoj. La plej disvastigita lingvo estas la germana: en ĝi parolas 81 milionoj, poste sekvas la rusa 70 milionoj, angla 47 mil., itala 41 mil., franca 40 mil., ukraina 34 mil., pola 23 mil., hispana 16 mil., rumana 14 mil., hungara 10 mil., serba-horvata 9 mil.

Laŭ tiu ĉi lingva statistiko oni povas konkludi, ke la plej aplikataj lingvoj estas tiuj de la slava grupo. En la slavaj lingvoj parolas proks. 160 milionoj da homoj. La lingvojn de la romana (latinida) grupo uzas 124 milionoj. — Dank’ al Zamenhof… almenaŭ nin SAT-anojn tio ne koncernas.

S. K. (10 262).

— paĝo 15 —

SENNACIULO 191

SENNACIULA JUNULARA PAĜO

Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: 14, avenue de Corbéra, Paris XIIe (Francio).

Internacia Interligo

En sia artikolo “Aktuala Problemo” (“S-ulo” n-o 226) K-dino Lisiĉnik alarmas pri la urĝa bezono organizi la lab. esp. korespondadon kaj speciale akcentas la signifon de junular-interligo, por kies funkciado ŝi kvazaŭ respondecigas la gvidanton de l’ Junulara Sekcio. K-dino L. certe pravas elstarigante reliefe tiun punkton de nia laboro kaj postulante urĝan solvon. Sed eble ŝi ne sufiĉe vidas, ke gravaj baroj tujan solvon praktike malebligas kaj ke oni nur organize povas antaŭprepari kaj akceli sukceson, sed ne eldevigi ĝin per unu bato, kiel per sorĉa bastono.

Sufiĉas trarigardi kelkajn anoncpaĝojn en diversaj n-roj de “S-ulo”, por vidi, ke inter la korespond-proponoj el Sovetio kaj la respond-proponoj el cetera teritorio de l’ mondo troviĝas granda fendo, kiun aŭtomate transpontigi neniu sukcesos, eĉ ne plej bone funkcianta oficiala peresperanta serva aparato, se ne unu kondiĉo estas plenumata: ke ĉiuj junaj SAT-K-doj, kiuj estas aktivaj en partio, sindikato, kooperativo aŭ alia proleta organizo, sisteme klopodos kolektive interligi sian koncernan grupon kun alilanda homogena organizo. Tio estas la unua kondiĉo por funkciado normala de junulara interligo. Alia kondiĉo estas, ke la Sovetianoj pli bone komprenu la diferencojn inter sia kondiĉaro kaj tiu en alilando. Ni ofte povis rimarki, ke sovetiaj leterskribantoj kontentiĝas per adresado de agitvortoj kaj laŭskema, seka pritrakto de organizaj temoj al la eksterlandaj K-doj. Sovetiaj junk-doj pripensu, ke la spiritostato de multaj junaj K-doj alilandaj formiĝas en medio tute fremda al la sovetia mondo kaj ke, por trovi la intiman kontakton kun ili, oni ne devas komenci per priskribo de organiza aŭ partia laboro, sed per rakonto pri vivkondiĉoj individuaj kaj kolektivaj en laborejo, klubo kaj familio. Junk-doj en Sovetio, vi scias pri la pli malforta pozicio de l’ lab.-esp. movado en aliaj landoj (escepton eble faras Germanio), do ne estu malpaciencaj ĉe la unuaj malsukcesetoj kaj konsideru, ke la motivoj pri fiasko kuŝas ne nur en la pli malrapida disvolviĝo de esp-o en okcidentaj landoj, sed ankaŭ en la diferenca spiritostato, kiun kondiĉas la medio.

Mi konsideras kiel mian devon atentigi ĉiujn junajn Gek-dojn pri la graveco de l’ kolektiva interligo kiel faktoro progresiga por la venko de esp-o ĉe la junularaj organizoj kaj kiel faktoro eduka por ni mem! Kiu el vi laboras en organizo — verŝajne vi ĉiuj — tiu provu plenumi unuavice tiun taskon: interligi siajn samorganizanojn kun K-doj, grupoj, organizoj eksterlandaj (kaj speciale sovetiaj). Ni devas atingi, ke tiu nun ekzistanta manko nepre estu forigata, ke anoncantoj en “S-ulo” (kiel okazas al sovetiaj junk-doj) ne eĉ ricevas unu solan respondon al siaj korespondpetoj. Ĉiu junk-do estu interligperanto por sia laborgrupo!

N. B.

MALNOVA KAJ NOVA FESTO EN SOVETIA VILAĜO

1. Dipatrina prizorgo

Antaŭ la festo. Oni aĉetas por la festo tritikan farunon, sukeron, sekvinberojn, sekabrikotojn, rizon, haringojn, viandon, grion kaj vinagron. Hejme estas preparitaj marinitaj fungoj, kukumoj kaj fiŝoj. Oni kuiras bieron kaj aĉetas brandon. Fine oni lavas la plankojn, ornamas la kabanojn, pendigas la kurtenojn, gladas la tolaĵon kaj kovras la tablojn per tukoj.

La unua tago. La patrino ellitiĝis frue, sin lavis kaj komencis knedi la paston. Post tio, ŝi hejtas la fornon. Kiam la forno estas bone hejtita, ŝi metas tien la farĉaĵon por kukoj, kaj kiam ĝi estas preta, ŝi faras la kukojn. Poste ĉiuj trinkas teon kun la kuko kaj atendas la gastojn.

Fino de l’ unua tago. Reveninte el la lernejo, ni ekvidis la promenadon. Edzoj kaj fraŭloj promenadis sur la strato, kantis, faladis ebriaj, vizitadis iun alian kaj drinkis brandon kaj bieron. En iu kabano okazis kunveno; la fraŭlinoj kantis kaj dancis. Sed venis la ebriuloj kaj komencis interbatiĝi. La fraŭlinoj forkuris, kaj la kunveno finiĝis. La batalo daŭris sur la strato, sed baldaŭ ĝi finiĝis.

La sekvantaj tagoj. Duatage ni ne vizitis la lernejon (estis dimanĉo) kaj ripozis hejme. La viroj, kiel hieraŭ, drinkis, promenadis kaj interbatiĝis. Triatage la gastoj disiris hejmen. Estis malmulte da popolo. Iu ebriulo ekskandalis kaj batis aliun al la kapo. El la kapo ekfluis sango, oni komencis lin lavi kaj fortondis la harojn. Tiu batalo finiĝis feliĉe kaj trankvile.

La ebriuloj. Unuatage mi vidis ebrian junularon. Oni svingadis per la brakoj, kantaĉis kantojn kaj promenis sur la stratoj. Vespere komenciĝis la batalo. Iras du fraŭloj. La tria atingas ilin kaj batas per fera bastono. Ili surterigas lin kaj trabatas lian kapon. Duatage mi ĉeestis kunvenon ĉe Atanaso Petrido. Tie oni trabatis la kapon de l’ ĉevalkastristo. Li kuŝis sur la planko kaj plendis, ke en Doriŝĉi oni batas tro fortege. Revenante hejmen mi vidis rotojn kantegantajn. Hejme mi ekvidis ebriulojn. Ili kantis, kaj iu dancis, jesante, ke lia kruro kantas. Venis Aleksio Johanido; revenante post kelka tempo hejmen li falis sur la ŝtuparo kaj forverŝis la brandon. Triatage mi same vidis multajn ebriulojn, kiuj faligadis aliajn, kantegis kaj svingis per la brakoj. Ili ankaŭ faligis preterirantajn Bujda-on kaj Fotion. Vespere en la kunveno okazis la samo.

Verkis kolektive la gelernantoj de Doriŝĉa lernejo. Esp-igis N. Usov vilaĝo Doriŝĉi.

(2. parto: Datreveno de Oktobra Revolucio en venonta paĝo).

JUNULAR-KOMUNUMO JE NOMO DE DZERJINSKI

Okaze de la datreveno de l’ morto de Dzerĵinski (prezidanto de GPU) estis organizataj kelkaj komunumoj por senzorguloj. La Ĥarkova laborkomunumo je lia nomo konsistas el 150 geknaboj. La plimulto el ili estis kolektata el la stratoj, el malpuraĵo, malvarmo kaj krima ŝlimo. Sed kun la festo de l’ unua datreveno (fino de decembro 1928) la komunumanoj estas veraj junaj laboristoj honestaj kaj fidindaj. Malfacile kredi, ke ili estis senzorguloj.

Ili estas dividitaj je 13 taĉmentoj, kiuj havas ĉiu sian komandanton. La komandantoj kune formas la komunuman konsilantaron (plej altan organon por decidi). Ĉiu komandanto raportas ĉiutage al kunveno, kiel pasis la labora tago. La “Dzerĵinanoj” (tiel ili nomiĝas) laboras 4 horojn kaj lernas 4 horojn, poste partoprenas en klubo kaj rondetoj. Esperanta rondeto havas jam eksterlandajn korespondantojn. Drama, orkestra, milita, kudra, fota, radia, militlud-amatora, aeroplana k. a. rondetoj vigle funkcias. Aĝo de l’ gejunuloj 12—17. Ĉiu el ili ŝatas labori. La komenco de l’ laboro, la tagmanĝo ktp. okazas laŭ signalo. Per tio la vivo de Dzerĵinanoj pasas disciplinite. Edukantoj nur gvidas kaj helpas. Ankaŭ ekzistas komjunula kaj pionira ĉeloj. Ŝteloj kaj malbonagoj ne okazas. Kelkaj eks-anoj de la komunumo jam lernas en lab. fakultatoj kaj en fabrikoj, ĉar la komunumo havas seruran, ĉarpentan kaj kudran laborejojn. La atingoj de nia komunumo estas multe laŭdataj.

Starigo de l’ internacia korespondado kun okcidenta junularo estas tre malfacila por ni, kaj ni atendas ĉiam kun amo kaj danko interligon, ĉar ni estas fratoj de tutmondaj proletaj infanoj kaj junuloj.

Gvidanto A. Juiĉenko [?] (7104).

NIA POSTO

10 662. — Mi skribis pri la taskoj de JP en n-o 205, pĝ. 400. — 13 725. Mi konsilas al vi enmeti anoncon en “S-ulo”.

— paĝo 16 —

198 SENNACIULO

pri sia malnova idealo, pri kies realigo ĝi luktis kontraŭ la german-romaj imperiestroj persiste kaj senindulge dum longaj jarcentoj: pri la starigo de ĝia monda potenco. La “Universala Teokratio” estas ja ideo, pri kiu ĝi sekrete neniam rezignis.

Sed oni vidu, kun kia senskrupuleco politikas la ĉefo de l’ katolika Eklezio! Musolini kaj la papo — vere, unu estas inda je la alia! Tute indiferentas al la papo, ĉu la faŝista Italio povus esti favorata, je la malprofito de l’ demokrataj katolikaj elementoj en aliaj landoj nefaŝistaj.

Depost la milito ekzistis en Italio granda katolika partio, simila al la “Centro” en Germanio: la Popola Partio. Ĝi reprezentis demokratajn interesojn kaj havis inter siaj membroj grandan frakcion el proletaj elementoj. En la momento, kiam la faŝismo akiris la regpotencon, tiu partio, pro tio ke ĝi estis demokrata kaj socialistema, prenis decide pozicion kontraŭ la faŝismo. Musolini traktis ĝin responde per la sama bruteco kiel komunistojn kaj socialistojn. Li nuligis la organizojn, ekzilis la ĉefojn, uzis teroron kontraŭ la anoj.

Ĉu, farante la Kontrakton kun Musolini, la papo memoris, ke ankoraŭ antaŭ kvin aŭ ses jaroj ekzistis granda katolika partio en Italio, submetita al lia aŭtoritato kaj sindoneme laboranta por la plej granda gloro de la Eklezio? Neniel. Male, la musolinian subpremadon amnestiis la Vatikano!

Kial? Ĉar la katolika Eklezio estas funde reakcia institucio, kiu jam de la IV-a jarcento kunigas la interesojn de l’ religio kun tiuj de l’ subpremantaj

[BILDO p.16 | 41,15,65,35] Karikaturo de la papo en profilo, kun kalva kapo kaj longa nazo, en nigra vesto kun la manoj kunmetitaj; subskribo «CLEM».

klasoj¹. Socie progresemaj kaj laboristamikaj katolikaj partioj aŭ organizoj ne trovas favoran subtenon ĉe la ĉefo de l’ katolikismo!…

Espereble la klaskonscia Proletaro tutmonda scipovos utiligi bone tiujn okazojn por klaskonsciigi kaj malblindigi la milionojn da katolikaj proletoj el la tuta mondo, kiuj sekvas ankoraŭ obeeme sian reakcian gvidanton en Romo, la novan kunliganon de la murdisto Musolini.

¹ Nicea Koncilio, kunvokita de la imperiestro konstantino en la jaro 325.

LA VIVO SUR LA MARO

1. La laborkondiĉoj sur angla ŝipo

Sur multaj anglaj ŝipoj estas dungitaj koloniaj indiĝenoj (hindoj kaj araboj), kies salajro estas la duono kaj ofte pli malalta ol tiu de la blankuloj, kaj ankaŭ ilia manĝaĵo estas pli malbona ol por la aliaj.

Certe la ŝipestroj preferas dungi ilin, ĉar la oficiroj povas fari al ili, kion ili volas; sed la ĉefa afero estas, je kiom la ŝipestro povas pli profiti per la koloniaj indiĝenoj ol per la blankaj laboristoj. Laŭorde la kompanio pagas tage tri ŝilingojn (=0,75 dol.) aŭ pli sur ĉiuj ŝipoj po persono por nutrado. Se la ŝipestroj povas doni pli malaltprezan nutradon, ili kompreneble faras tion kaj havas la profiton. Nature la manĝaĵo estas malbona, ĉar ili ne aĉetas bonan nutraĵon.

Oni povas ankaŭ bati ilin kaj havas specialan peliston, kiu per batoj devigas la hindajn aŭ arabajn maristojn labori. Organizado ĉe tiuj homoj estas preskaŭ malebla, ĉar se la ŝipestro ekscias, ke iu aliĝis al iu socialista organizo, tiu malfeliĉulo tuj estas maldungata. Por la ŝipestro la perdo de tiu maristo ne signifas domaĝon, ĉar en la havenoj de Hindio amase anoncas sin novuloj, kiuj ankoraŭ neniam ŝipiradis. Eĉ ili krome pagas por prefere esti dungataj.

Tiu ago signifas por ili liberiĝon de l’ malsatmorto, kiu minacas ilin konstante dum ilia senlaboreco en Hindio. Tio estas la konsekvenco de la politiko de la Angla Nacia Marista Unio (angle: National Union of Seaman), kies gvidanto estas Havelok Ŭils’n (Havelock Wilson).

La afero estas pro tio rimarkinda, ĉar tiu ĉi organizo ne reprezentas la laboristajn interesojn. Kaj ĉiu, kiu volas dungiĝi sur anglaj ŝipoj, estas devigata aliĝi al ĝi. La aliĝo kostas du pundojn (=10 dolarojn) kaj la semajna kotizo unu ŝilingon (=0,25 dol.), kaj plie ekzistas kromkotizoj.

SAT-ano 13066 (Antverpena Esp. Marista Grupo).

2. Kiel helpmaristo sur belga pasaĝerŝipo

Dum promenado sur la strato mi aŭdis interparoli du maristojn. Unu rakontis al la alia jenon: La 9-an de decembro mi enŝipiĝis en la belga pasaĝerŝipo “Elisabethville”. Jam la unuan tagon (kiel help-maristo) mi devis lavi kaj purigi la ĉambrojn de dekdu maristoj, kvar direktilistoj¹ kaj la ĉambron de l’ ferdekestro kaj ĉarpentisto. Kaj post ĉiu manĝo mi devis lavi ankaŭ la telerojn kaj manĝilaron. Krom tio mi devis ankoraŭ fari mian okhoran ferdeklaboron. Do mi devis labori 12—14 horojn potage.

Iun tagon en Matadi (Belga Kongo), pro la lavejo, kiun la ferdekestro ne opiniis pura, li promesis baton al mi. Nur la eltiro de mia marist-tranĉilo savis min de lia bato. Kompreneble poste la unua oficiro forprenis mian tranĉilon.

En la sama tago la indiĝena kuiristo, kiu kuiras la rizon por la negra personaro, prunte petis dudek frankojn (=0,65 dol.) de mi. Mi promesis la monon al li, dirante, ke li venu al la ĉambro de l’ blankuloj. Dum li atendis min en la antaŭĉambro, la dume enveninta unua oficiro rimarkis lin kaj pro tio, ke li kuraĝis eniri la ĉambron de l’ blankuloj, senvorte terure batis lin, tiel ke eĉ post du semajnoj estis ankoraŭ videblaj la postsignoj de la humaneco.

Post kelkaj tagoj mi malsaniĝis, sed dume mi laboris. Ĉar mi pro mia malforto ne povis manĝi, mi petis de la ŝipkuracisto iom da lakto, sed li respondis, ke manĝi ne estas necese, pli grave estas, ke mi laboru.

Dum la reveno ili verŝajne sentis “kurtuŝon”, ĉar ili laborigis min precize ok horojn potage. Kaj ĉe la elpago ili kontentiĝis nur per 40 frankoj (=1,30 dol.), kiun sumon ili forprenis kiel punon el mia salajro.

Tiel finiĝis mia vojaĝo al Kongo civilizata de la belgoj.

SAT-ano 1453 (Antverpena Esp. Marista Grupo).

★

SOLIDARECO

Celante helpi la kuraĝajn strikantojn de Halŭen (france: Halluin), Ronk (Roncq) kaj Vervik (Wevicq), kiuj jam de kelkaj monatoj (preskaŭ kvin) kuraĝe batalas por salajra altiĝo, la Memstara Federacio de la lanŝpinejaj sindikatoj el Vervie’ (Verviers) ĵus pruntedonis al ili unu milionon da frankoj² (po kvindek mil frankoj semajne). Krom tiu prunto ĝi de 23. oktobro 1928 ĝis 13. februaro 1929 sendis al la strikantoj monkolektojn, kiuj sumiĝas je dudek ok mil frankoj (=1120 dolaroj).

Mi esperas, ke tiu ago stimulos la solidarecon inter la laboristaj organizoj por certigi kaj plirapidigi la venkon de niaj Halŭenaj fratoj³.

P. Grignard (1851).

¹ Ŝipisto, kiu staras apud la direktilrado kaj direktas la ŝipon. ² 1 mil. da frankoj = 40 000 dolaroj. ³ Vidu ankaŭ la artik. en n-ro 221 pri “Halŭen la Ruĝa”.

— paĝo 17 —

SENNACIULO 199

Panon! Laboron!

Dum la paso de l’ jarcentoj aliformiĝis la devizo de l’ Romaj sklavoj: “Cirkon kaj panon”. Aliformiĝis ankaŭ la vivo de l’ sklavoj modernaj, la sklavoj de maŝinoj. La proletoj, la plej nova sklavaro, jam delonge rezignis cirkon, homindan vivon, kulturon, bezonojn ĉiutagajn de la moderna epoko. Multaj rezignis eĉ sian vivon nudan kaj ĵetis sin en la brakojn de la morto. En ŝtatoj, kie regas tielnomata demokratio, kie la kapitalismo ne kuraĝas centprocente montri sian profitegemon nesatigeblan, kie la amasoj laborulaj estas organizitaj kaj iliaj organizoj fortaj kaj batalemaj, tie la senlaboruloj ricevas ŝtatan subvencion dum sia senlaboreco kaj ne estas ĵetataj en la brakojn de plej terura mizero kaj malsato. En Hungario, kie la kapitalismo estas forta, kie regas duonkaŝita diktatoreco, kie la organizoj de laboristoj estas malfortaj, la senlaboruloj staras antaŭ la plej mizera kaj senesperiga situacio. La ekonomia situacio montras nenian evoluon, eĉ la nombro de senlaboruloj konstante kreskas. Laŭ la dokumentoj de fakorganizoj estas senlaboraj ĉ. 16 000 organizitaj laboristoj, sed tiu nombro kreskas je 50—60 000, se ni kalkulas la neorganizitajn laboristojn, kiujn oni peras en la ŝtataj labor-oficejoj. Se ni aldonas al ĉiuj senlaboruloj nur dumembran familion, tiam eĉ estas ĉ. 180 000 personoj, kiujn tuŝas la senlaboreco. Tiu amaso ricevas nenian helpon aŭ subtenon de la ŝtato, helpas nur la fakorganizoj la laboristojn organizitajn, kies subteno varias inter 4 ĝis 8 semajnoj. Poste ankaŭ ili ricevas nenian helpon kaj oni povas imagi la situacion de tiu senlaborula amaso, kiu dum la vintra vetero sen hejto kaj manĝaĵo devas toleri kaj suferi la “bonojn” de nia “plej bone organizita socio”.

La suferoj de l’ amaso atingis jam, ŝajnas, la plej altan gradon. Antaŭ kelkaj semajnoj ariĝis antaŭ la parlamento proksimume 4—500 senlaboruloj, kiuj postulis laboron kaj panon de la registaro. Rezulto: atako de la polico kontraŭ la pace manifestanta amaso kaj kelkaj enkarcerigoj. La policistoj ĉasis kiel hundojn la manifestantajn laboristojn. Postan semajnon la soc. dem. partio aranĝis senlaborulan amaskunvenon. Aro da mizeruloj malsatantaj ĉeestis. En la aero flugis akraj krioj kaj postuloj kaj post la fino de l’ kunveno la amaso ariĝis kaj okazis nova manifestacio. Post plua semajno denove ripetiĝas la sama bildo, kies fino estas ankaŭ ĉiam la sama: policatako kaj enkarcerigoj. El tiuj signoj ripetiĝantaj ni povas konkludi al la reviviĝo de l’ laborista movado hungaria ĝis nun senmova.

SAT-ano 343.

LA LUKTO POR AERVOJOJ EN AFRIKO

Dum la lasta tempo grandan signifon akiras la demando, kiu el la landoj, posedantaj plej vastajn teritoriojn en Afriko — Britio, Francio aŭ Belgio — sukcesos pli frue organizi aeran trafikon super la nigra kontinento. Belgio krom la starigo de aervojoj inter la bordoj de Atlanta oceano kaj siaj posedaĵoj, troviĝantaj profunde en la kontinento, faras provflugojn laŭ la direkto Bruselo — Belgia Kongo; oni supozas, ke tiu ĉi vojo postulos ĉ. sep aŭ eĉ nur kvin tagojn.

Realigo de ĉi tiu projekto elvokas

[BILDO p.17 | 34,25,62,48] Mane desegnita skiza mapo de Afriko kun nomoj de landoj kaj urboj: Alĝerio, Maroko, Kairo, Egipto, Brita…, Franca Sudano, Ĥartum, Ekvat. Afriko, Franca, Belga Kongo, Broken Hill, Brita Sud-Afriko, Kapurbo; oriente la insulo Madagaskaro.

en anglaj rondoj senpere interesiĝantaj pri disvolviĝo de imperiaj komunikantaj vojoj la antaŭtimon, ke britiaj afrikaj posedaĵoj dependos de l’ belgia aertrafika aparato, kies servojn ili estos devigitaj uzi.

Ne malpli da antaŭtimoj elvokas en la samaj rondoj efektivigo de la projekto pri regula aera komunikado inter Parizo kaj afrikaj posedaĵoj de Francio, lokitaj ne nur en norda parto de l’ kontinento, sed ankaŭ en la okcidenta. Seriozaj sukcesoj, atingitaj de la kompanio “Générale aéropostale” (elp.: ĵenerál aéropostál) en organizado de l’ afrikaj linioj, estas klarigataj ĉefe per tio, ke ĝi estis ricevinta grandajn ŝtatajn subvenciojn.

La aktiveco, kiun lastatempe evidentigis Belgio kaj Francio en Afriko en la sfero de aertrafiko, metas antaŭ Britio la taskon unuavice organizi la linion Ĥartum-Broken Hill. Ĥartum estas la finpunkto de l’ Sudana fervojo kaj en Broken Hill finiĝas Sud-Afrika fervojo. En la spaco inter ĉi tiuj du punktoj de 4200 kilometroj oni funkciigos regulan aeroplanan komunikadon. Organizado de l’ aerlinio en tiu ĉi plej malfacila spac-peco ebligos starigi aertrafikon inter Kapurbo kaj Kairo kaj plie — kun Londono.

Tiele, kvankam ĝis nun restas neefektivigita la proponita siatempe projekto pri transafrika fervojo, proksimiĝas la estiĝo de l’ aerlinio, kiu ligos la nordafrikajn posedaĵojn de Britio kun la sud-afrikaj.

Kiel materia bazo de l’ nomita linio servos transportado de oro kaj diamantoj, kiuj faras 67% da valoro de l’ eksporto de Sud-Afrika Unio.

Tio, kio estas farata en Anglio en la sfero de aertrafiko en Afriko, prezentas parton de l’ vasta programo pri organizado de aerlinioj inter la landoj de l’ Brita Imperio. Efektivigo de l’ afrika parto de la programo pasas sub la signo de batalo inter Belgio kaj Francio pro la aertrafiko sur la nigra kontinento.

El “Ekonom. Jiznj” (Ekonomia Vivo) trad. S. Ŝ-n (4071).

[REKLAMO p.17] Jam delonge estus via devo aboni krom SENNACIULO ankaŭ la unusolan ekzistantan en tutmondo esperantan literaturan revuon, monatan organon de SAT LA NOVA EPOKO Ĉiumonate 32 paĝoj da bonstila esp-a legaĵoj! Malalta abontarifo! Kondiĉojn demandu ĉe Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Unuopa ekzempl. 0,35 mk. g.

★

TRAFIKA EVOLUO EN ANGLIO

Ĝis la milito tiel pasaĝerojn kiel varojn prizorgis anglaj fervojoj. Krom urbaj tram-liniaroj tio estis la nura rimedo de transporto. “Prenu aŭ lasu”-sintenado al uzantoj elmontris la fortan pozicion de la fervoja industrio.

Post la milito aŭtobusoj ekaperis sur ŝoseoj kaj vojoj, grandskale disvolviĝantaj. Kiel konkurantoj tre moviĝemaj ili enpenetris kaj priservis eĉ izolajn vilaĝojn. Granda parto de l’ veturanta publiko rapide akomodis sin al la nova situacio kaj forlasis la fervojojn, ĉar estas multe pli facile suriri trapasantan stratan aŭton ol marŝi kelkan distancon al stacio por tie atendi vagonaron.

Komence la malprogresemaj fervojdirekcioj malatentis la novajn konkurantojn. Konservemaj, ili ne kredis, ke la nova rimedo flankenpuŝos la ferĉevalon. Tamen post kelka tempo ili plene konsciiĝis pri la danĝero kaj febre, energie, per malgrandaj trafikaj cedoj kaj plibonigita servado penis haltigi la defluon. Malgraŭ kontraŭaj klopodoj kreskadis nombro da aŭtoj. Ne nur pasaĝerojn ili forprenis, sed per ŝarĝ-aŭtoj kaj pli malaltaj ol fervojaj tarifoj ili ankaŭ forlogis ĉiajn specojn da varoj. Sentante akran venton la fervojaj direkcioj, laŭte protestis ke el grandegaj urb-impostoj pagataj de ili ĉiujare, konsiderinda parto konsumiĝas en vojriparado kaj salajroj por trafikpolico; tial en efiko ili nuntempe mem subtenas mone la konkurantojn. Antaŭ-

— paĝo 18 —

200 SENNACIULO

vidante krizon ili lastjare petis de l’ parlamento permeson veturigi sur la vojoj proprajn aŭtojn. Havante en la parlamento korpuson da direktantoj kaj subtenate de fervojaj sindikatoj ili sufiĉe facile akiris sankcion. Tamen, ĉar jam pli ol sufiĉas nombro da kurantaj aŭtoj kaj la urbkomitatoj ne eldonas pliajn novajn permesilojn, la vaporaj entreprenistoj nun penas elaĉeti malgrandajn individuajn firmojn. Kun la pli grandaj ili volas starigi interrilatojn reciprokajn, kaj estas antaŭvideble, ke eventuale ambaŭ metodoj de transportado kunordiĝos, — fazo de la nuntempa ĝenerala raciigo.

Kompreneble la laboristoj suferas. Paradokse la fervojaj sindikatoj per sia subteno al nova fervoja entrepreno nerekte minacas vivrimedojn de l’ aŭtaj laboristoj. Akirinte aŭtojn, la fervojaj unue utiligas plejparte por tiuj siajn superfluajn dungitojn, kaj ĉar la aŭta salajra nivelo estas pli malalta ol fervoja, tio siavice endanĝerigas la fervojistajn kondiĉojn. Plorplendas fervojaj direkcioj, ke ili ne trovas rentumon. Jam antaŭ kelkaj monatoj la tuta laboranta stabo cedis “provizore” 2½-elcenton salajran. Ĉie kaj ĉiel regas ŝparegado, multaj homoj maldungiĝas, la senlaboreco estas grandega, kaj dum la evoluo, inter la supra kaj malsupra muelilŝtonoj estas premataj la laboristoj.

Radeto (10 080).

Junularo kaj eklezio en Britio

Granda membroperdo — La stato ĉe la Dimanĉlernejoj

La ĉiujara statistiko de la eklezioj en Granda Britio ne donas grandan kontentigon al la estroj kaj anoj de l’ eklezioj. Organizoj religiaj ne egalpaŝas kun la kreskado de la loĝantaro, kvankam ili povas aserti, ke ilia membraro plenaĝula ne malpliiĝis dum 1928.

Plej serioza estas ilia perdo ĉe la Dimanĉlernejoj¹. Dum lasta jaro oni notas malpliiĝon je 75 000 lernantoj. En ĉiuj ekleziaj kaj religiaj organizoj (escepte kvin) okazis granda membroperdo.

En jaro 1903, la Anglia (t. n. Anglikana) kaj Libera Eklezioj posedis en Anglio kaj Kimrio 6 309 668 dimanĉlernantojn. Nune restas 4 748 872. Dum 25 jaroj okazis perdo je 1 560 796.

Plej suferis dum 1928:

Eklezio dimanĉlernantojn
Anglia perdis 19 977
Veslea² Metodista „ 11 765
Kongregacia „ 9 630
Unuiĝita Metodista „ 9 563
Baptista „ 9 388

Similajn perdojn raportas la du Eklezioj de Skotlando.

¹ “Dimanĉaj Lernejoj” (angle: Sunday Schools) estas kursoj por infanoj kaj gejunuloj, organizitaj en la kadro de la respektiva religia organizo. La geinstruantoj estas bonintencaj (?) plenaĝaj membroj (komunitoj). La junaj gekursanoj kunvenas unu ĝis du fojojn dum ĉiu dimanĉo por ricevi “instruon” kaj “lumon”, ili ankaŭ kunvenas dum aliaj vesperoj por sociaj aferoj, koncertoj, ludoj ktp. ² Angle: Wesley.

EL SIBIRIO¹

  1. Antaŭ unu jaro la azia parto de Sovetio administre estas tute reorganizita. Sibirio nun estas nomata nur ĝia parto ĝis lago Bajkal, kiu lokiĝas en mezo de Azio. Oriente de la lago ĝis Granda oceano lokiĝas Ekstrem-orienta Lando kun ĉefurbo Ĥabarovsk. Norde de Bajkal ĝis Nordpolusa maro lokiĝas aŭtonoma respubliko Jakutio kun ĉefurbo Jakutsk ĉe rivero Leno. Ĉirkaŭ la lago Bajkal lokiĝas same aŭtonoma respubliko Burjatio kun ĉefurbo Supra Udinsk (oriente de Bajkal). Korespondemuloj, atentu!

  2. En nuna jaro Irkutsk, kiu lokiĝas ĝuste en mezo de Azio, devas fariĝi granda aerhaveno. La urbo fariĝos centro de la linioj: Irkutsk-Novosibirsk, Irkutsk—Jakutsk, Irkutsk—Nankin tra Mongolio. Por konstrui alteriĝejon kaj aerŝipejon estas asignita duonmiliono da rubloj. Dum pasinta jaro la aerlinio Irkutsk—Jakutsk, ĉ. 2100 metromiloj, funkciis tre bone sen iu ajn akcidento malgraŭ malfavoraj kondiĉoj (oni flugas plejparte super montoriĉa arbaroceano, vintre en tre malalta temperaturo de —20° en Irkutsk, ĝis —40° en Jakutsk). Por flugi de Irkutsk ĝis Jakutsk kun unu noktumhalto en orriĉa urbo Bodajbo nun estas bezonaj nur 56 horoj anstataŭ 25—30 tagoj, uzataj de aŭtomobilo k poste vaporŝipo per rivero Leno. Germana avi-kompanio Luft-Hanzo klopodas por starigi la linion Berlin—Irkutsk—Nankin kun flugdaŭro de 140 horoj.

[BILDO p.18 | 33,41,65,58] Foto: montara valo kun arbaroj sur la deklivoj; malsupre lignaj konstruaĵoj kaj tabuloj. Subskribo: Tavoloj de magnezio ĉe lago Bajkal

  1. En Irkutsk estas konstruata dekmilŭate¹-potenca Radi-disaŭdigejo, kiu estos finita en sekvanta jaro. Radimovado tie ĉi rapide disvastiĝas, preskaŭ ĉiu domo en Irkutsk nun havas radio-maston. Sed la nuna loka radiosendilo estas malforta.

  2. horzono. Krjukov, Maks 79.

¹ Laŭ la deziro de l’ aŭtoro ni ne ŝanĝas en tiu ĉi artikolo la formon “Sibirio”, kvankam “Siberio” estas la kutima k internacia formo uzata. Red.

¹ ŭato = mezurilo de elektra forto.

FAKTOJ KAJ KOMENTOJ

La daŭremo de malnova raso

Dum la lastaj usonaj prezidant-elektoj la unuopaj kandidatoj treege streĉis siajn fortojn por kolekti por si la voĉojn de l’ indianoj. Fakte iliaj voĉoj en kelkaj ŝtatoj povis difini la plimulton. La “raso, kiu malaperas”, nombras ankoraŭ 349 595 individuojn en Usono, 16 585 pli ol antaŭ dek jaroj. Ili apartenas al 335 diversaj triboj kaj okupas teritorion tiel vastan kiel tiu de 5 ŝtatoj de Nov-Anglio. Ĉi tiu loĝantaro en sia tuto havas neniun homogenecon. Ĉiu tribo havas sian propran lingvon, siajn tradiciojn, sian historion. De religia vidpunkto proksimume 48 000 indianoj aliĝis al protestantaj eklezioj, 60 000 al katolikaj. Restas do granda nombro da idolanoj, kiuj spite 400 protestantaj kaj 200 katolikaj misiistoj ne konvertiĝis al kristanismo.

Diversaĵoj

Cenzuro en dana Radio

Antaŭ nelonge la dana ŝtat-radiofonio sin turnis al konata redaktoro Reventlov, petante lin verki paroladon pri Ligo de Nacioj. Tion li faris kaj sendis la paroladon al la radiofonio. Sed nun li ricevis informon, ke oni bedaŭrinde ne povas utiligi lian laboron, ĉar ĝi okazigus “internaciajn implikojn”. Oni nenion pagis al li, kvankam la parolado estis mendita; eĉ oni ne senkulpigis sin. Ekzistas multaj similaj okazoj: Ekz. laboristo, antaŭa politika malliberulo, faris paroladon pri sia malliberejo. Oni ĝin same malpermesis kiel “netaŭgan por radiodisaŭdigo”. “La disaŭdigoj devas esti neŭtralaj”, oni diras. Tial estas aŭdigata monate mondpolitika resumo en tute franc-ŝovinisma spiritostato kaj ĉiudimanĉe diservo. Laŭ iniciativo de laborista radioklubo en Kopenhago oni aranĝis grandan kunvenon pri tiu afero, kies paroloj estis disaŭdigataj. La kunveno, ne aprobante rezolucion, estis movata de jena ĉefideo: “Ni estas kontraŭ ĉiu cenzuro en radio, kompreneble ne kontraŭ kvalit-juĝo, kiu estas necesa. Libereco en radio!” (11 082)

— paĝo 19 —

SENNACIULO 201

Miaj tagoj de laboro

En ĉiuj n-roj de “S-ulo” ni trovas artikolojn pri vivo kaj laboro de niaj Gek-doj en la mondo, kaj ilia diverseco faras ilin tiom interesaj kaj permesas kompari la diverslandajn vivkondiĉojn.

Mi rakontas pri mia laboro, ĉar neniu K-do ankoraŭ komunikis pri mia profesia speco. Mi estas instruisto de fizika kulturo kaj laboras en la Universitato, en la domo de kleriglaboristoj kaj en la lernejo de nia urbo. Vi bone scias, ke nuntempe en Sovetio la fizika kulturo havas grandan prosperon kaj la registaro zorgas pri rekta plenumado ĝin en laboristaj amasoj.

[BILDO p.19 | 7,20,22,37] Foto: portreto de viro en kostumo kun kravato, tenanta antaŭ la brusto ekzempleron de «Sennaciulo».

Mi finis specialan altlernejon en Leningrado kaj havas grandan praktikon. Ĉiutage mi donas kvar aŭ kvin lecionojn kaj krome mi devas plenumi diversan organizan laboron. El niaj specialaj lernejoj oni ellasas nin kiel diversflankajn specialistojn por fizika kulturo kaj sporto. Tial ĉiuj el ni devas koni la plej diversajn fakojn de nia specialeco.

Ekzemple en mia lernejo mi devas esti sperta lerneja instruisto kaj en la rondetoj de sporto kaj fizika kulturo sperta gvidanto kaj ekzercanto de miaj lernantoj en ĉiuj sportfakoj. Jen mia labortago.

Mi ellitiĝas ĉiam je la oka horo, rapide kuras en la ĝardenon kaj faras miajn ĉiumatenajn dekminutajn korpekzercojn, lavas mian tutan korpon, vintre baraktas en neĝo kaj poste bone viŝas min kaj bone memmasaĝas. Tiu procedo postulas precize dudek-kvin minutojn. Dum dek-kvin minutoj mi trankvile matenmanĝas. Poste, somere per biciklo, vintre per skioj, mi rapidas por doni mian unuan lecionon en la lernejo je la 9-a horo. Post fino mi iras en la gubernian komitaton kaj tie uzas unu, du horojn por teoria kaj organiza laboro kaj denove veturas hejmen por ripozi kaj tagmanĝi. Hejme mi havas tempon por skribi leterojn al miaj eksterlandaj amikoj aŭ legi esperantajn aŭ specialajn gazetojn kaj librojn. Mi estas tre dankema al esperanto, ĉar ĝi tre helpas al mi en mia laboro. De miaj korespondantoj-sportuloj mi ekscias pri novaj metodoj kaj spertoj en nia ĝenerala fizik-laboro. Preskaŭ ĉiutage mi devas ekzerci sportulojn ĉe l’ Universitato kaj Domo de kleriglaboristoj en diversaj sportoj: skioj, peza kaj malpeza atletiko, gimnastiko, boksado ktp. La plej spertaj el la lernantoj helpas al mi.

Fine, je la 22-a vespere mi, sufiĉe laca, sed kontenta revenas hejmen, kaj kiam miaj murhorloĝoj anoncas la dudektrian, mi jam preskaŭ dormas.

7477 (Smolensk).

NIA INFANKOLONIO

Nia kolonio por eks-senhejmaj infanoj situas je 50 kilometroj de l’ urbo Nikopol en Ukrainio. La infanoj loĝas en granda duetaĝa brika domo de estinta bienhavanto. La domo estas ĉirkaŭita de parko, deklivanta al malgranda rivero. Sur la korto de l’ kolonio krom la nomita infandomo estas dise lokitaj lernejo, manĝejo, malsanulejo kaj aliaj konstruoj.

Sume en la kolonio loĝas 280 infanoj en la aĝo de 9—16 jaroj, kiuj estas edukataj en la spirito de l’ vera internaciismo kaj por la interesoj de l’ laborista klaso, por ke ili fariĝu klaskonsciaj prolet-batalantoj. Kelkaj pli aĝaj infanoj, dezirantaj ellerni ian metion, laboras en diversaj metiejoj: forĝejo, ĉarpentejo, bakejo ktp. Aliaj dum la somero plenumas diversajn agrikulturajn laborojn sur la kamparo. Dum la vintro ĉiuj infanoj nepre vizitas la lernejon, kiu havas kvar grupojn. Knaboj kaj knabinoj lernas tie kune. Por la unua grupo estas destin-

[BILDO p.19 | 34,40,62,55] Desegnaĵo: granda duetaĝa domo kun kolonoj ĉe la enirejo, kvinpinta stelo super la tegmento kaj arboj ĉirkaŭe. Subskribo: LOŜKARIVSKA [?] INFANDOMO laŭ desegno (tre plimalgrandigita) de 13-jara knabo D. Zinkiv.

itaj la infanoj tute analfabetaj. En aliaj grupoj estas instruata ukraina kaj rusa lingvoj, aritmetiko kaj mallongaj sciigoj pri aliaj sciencoj laŭ t. n. kompleksa metodo. En la kvara grupo estas enkondukita krom tio lernado de esperanto, ĉiutage po unu horo.

Aŭtoro de ĉi tiuj linioj, provizore loĝanta en la kolonio, estas instruisto de esperanto, kaj li devas konstati la fakton, ke neniam pli frue li vidis en aliaj lernejoj pli entuziasmajn kaj kapablajn junajn gelernantojn. Estas vere, ke la infanoj posedas ankoraŭ malmulte da vortoj, sed tiujn vortojn, kiujn ili jam ellernis, ili uzas ĉiupaŝe kaj ĉiam estas pretaj paroli, kanti kaj partopreni diversajn esperantlingvajn ludojn, aranĝatajn post la tagmanĝo en la komunloĝejo.

En la sama domo, en kiu loĝas la infanoj, troviĝas ankaŭ la infana klubo kun scenejo por teatraj kaj koncertaj elpaŝoj. En la klubo funkcias kelkaj rondetoj: drama, ĥoro fizik-kultura, esperantista kaj la rondeto de junaj naturamikoj. Speciale amas la infanoj partopreni en drama rondeto, kiu vekas iliajn kreantajn fortojn kaj alkutimigas limigi sian volon en la interesoj de la tuta kolektivo. Krom tio la enhavo de l’ infanaj spektakloj, penetrita de revoluciaj ideoj, portas novajn kuraĝajn vortojn, kiuj alvokas al nova pli moderna vivmaniero, en kiu forestos la antaŭjuĝoj de niaj praavaj. La plenaĝa loĝantaro de l’ kolonio ankaŭ kun granda intereso ĉeestas je la infanaj spektakloj, kaj iaj intimaj fadenoj streĉiĝas tiam inter ili kaj la infana kolektivo.

Kutima vintra labortago en nia kolonio estas jena: je la sepa horo la infanoj ellitiĝas, sin lavas kaj, kiam aŭdiĝas sonorilo, kuras al la manĝejo, kie ili ricevas kafon aŭ teon kun pano. De la oka ĝis la dekdua la infanoj lernas, kaj tuj post tio ili iras tagmanĝi. La tagmanĝo konsistas ordinare el 2 manĝaĵoj: unua — supo aŭ barĉo, dua — ia kaĉo aŭ iafoje kompoto. Post la tagmanĝo kaj ĝis la vespermanĝo la infanoj estas liberaj kaj elektas ian okupon laŭ siaj individuaj inklinoj.

Kiam la vetero ne estas sufiĉe favora por aranĝi ian promenadon aŭ glitveturadon sur la rivero, la infanoj kunvenas en siaj ĉambroj. Tie alvenas ankaŭ iliaj edukantoj, kiuj organizas konversaciojn, legadon, kantadon kaj diversajn ludojn. La edukanto en Sovetio ne estas administranto, sed nur pli maljuna, klera, forta kaj sperta kamarado. Li devas klarigadi al la infanoj iliajn devojn kaj taskojn kaj poste kune kun ili efektivigadi kolektive akceptitajn decidojn. Estante organizanto de kolektiva infana vivo, li ĉiam celas al tio, ke la infanaj agoj estu celkonformaj.

Kiel unu el la plej gravaj formoj de la infana memorganizado en nia kolonio oni devas konsideri la agadon de tielnomata infana komitato, konsistanta el prezidanto, sekretario kaj 13 membroj. La komitato difinas la deĵorantojn en la kuirejo kaj manĝejo, zorgas pri saneca stato de l’ komunloĝejo kaj ĝenerale inspektas la konduton de la infanoj en ĉiuj momentoj de ilia vivo kaj laboro.

Tiele la infanoj alkutimiĝadas al la disciplino kaj memorganizado, kio estos por ili tre utila kaj necesa dum estonta memstara vivo en la lando de laboristaj sovetoj.

N. ALEKSANDROV (5875)¹.

¹ Vidu ĉi-rilatan koresp.-anoncon en n-o 227.

[REKLAMO p.19] Ĉu vi ne kontentas ricevi por sama abonprezo ĉiun duan semajnon 12-paĝan numeron ? Nur malrapidege kreskas la nombro da abonantoj . . . Do K-do, ĉu vi faris viaflanke vian devon, por atingi, ke ni superu ĝis la Leipziga Kongreso la nombron 4000

— paĝo 20 —

202 SENNACIULO

SENNACIULA SPORTA PAĜO

Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)

TRA LA OKULVITROJ DE RUĜA SPORTULO

Sociaj cirkonstancoj kaj sporto sur la atlantikaj insuloj

(SSIL¹) Sendube oni nenie povas konstati pli klare la interligitecon de kapitalismo kaj sporto ol en monarhista ŝtato. La plej certa vojo, por servutigi laborulon kaj subigi lin al la arbitreco de kelkaj personoj estas, ne cedi al li eluzon de sia libertempo por pensado, sed okupi lin per plezuroj, sensacioj kaj aliaj aferoj. Ankaŭ sporto estas tiucela rimedo por iaj rondoj. Kio en la sekvantaj linioj valoras por la kanariaj insuloj (Hispanio), tio ankaŭ valoras por Madejro (Portug.) kaj la Azoroj.

[BILDO p.20 | 23,32,82,53] Foto: glitkuranto sur glacio antaŭ granda homamaso; malantaŭe domoj kun neĝaj tegmentoj. Subskribo: La plej rapida glitkurulo ĉe la laborista vintro-sportfesto en Johanngeorgenstadt.

Tiuj kaŭze de sia situo flanke de la organizoj malfavorataj insulloĝantoj estas elmetataj al la tuta teroro de kapitalista despoteco. Ekzistas tie neniu laborista organizo. Sur socia kampo tie ekzistas nek malsanulkaso nek iu alia prizorgo. Oni devas esti vidinta la vilaĝojn de l’ fiŝkaptistoj kaj la kvartalojn de l’ malriĉuloj, por kompreni la akuzantan mizeron. La laboristoj plejparte loĝas en subteraj kavernoj. Viziti lernejon estas malebligata al la infanoj; vizito de preĝejoj despli facile estas ebla. La unua trovas sin ĉe la alia: la arbitreco de l’ pastraro kaj plej mizeraj sociaj cirkonstancoj. La financpotenculoj per siaj interrilatoj kun la kontinentoj bone konatiĝis kun la taktiko de l’ ekspluato kaj aplikas ĝin senindulge. Kaj se nur flameto da liberemo ekflamus, la bone organizita civitana milicio (faŝistoj) zorgus pri rapida estingo. Provokistoj (denunca servo) faras sian laboron.

La sportmovado staras forte sub militista influo, kiu diktas la direkton. Tiel sporto parte prezentiĝas kiel rekta rimedo al militigo, parte en formo de plezuroj, de spektakla prezentado, kaj vole estas akceptata de la malsuspektema loĝantaro. Oni kiel reale pensanta homo kun bedaŭro devas konfesi, ke laborista movado laŭ nia senco en tiaj landoj estas utopio.

Kaj tamen ekzistas eroj da espero. Antaŭ nelonge okaze de akvosporta festo preterveturis ĉifonitaj buboj de fiŝkaptistoj, kiuj laŭsajne kun konscia intenco fajfis la Internacion.

¹ SSIL = Gazetservo de Soc. Sport-Internacio Lab.

Mankas ankoraŭ la suĉinfanoj

(SSIL) La faŝismo rabis la liberecon ankaŭ de la italiaj burĝaj sportasocioj. Ne, ĉar ili tendencis antifaŝiste, ho ne. Sed ĉar estas pli facile altrudi faŝismon per la potenco de la diktaturo, ol per la bona volo de la gvidantaroj de l’ sportasocioj. Tial Musolini submetis la asociojn al sia regado, per tio ke li kunvokis sportdiktatorion, kies gvidanto estas la ĝenerala sekretario de la faŝista partio Turati, persono sufiĉe konata pro sia interligiteco kun la murdo al la socialista deputito Mateotti. La lastaj dekretoj de tiu ĉi “popol-edukanto” ordonas, ke ĉiuj gejunuloj en la aĝo inter 6—14 jaroj estas transdonataj por fizika edukado al la faŝista junularorganizo “Balilla”. La ĝenerala fizika edukado de la 14—17-jaruloj jam pli frue komisiiĝis al la sama asocio.

Ĉar ankaŭ la plenkreskuloj en Italio devas aparteni en ekonomia kaj aliaj rilatoj al la faŝistaj devigaj organizoj, nur ankoraŭ mankas la suĉinfanoj, tiam: Vivu la faŝismo de l’ lulilo ĝis la ĉerko.

Estus miraklo, se Musolini por la vindinfanoj ne trovus konvenan faŝistan organizon.

Negoco estas negoco

(SSIL) diras angla proverbo. La tuta burĝa sporto estas “negoco”, ne nur en Anglio, sed ĉie. Tamen tiu negoco montras en Anglio tre strangajn florojn. Unu el la plej abomenaj trajtoj de la burĝa sporto en kapitalistaj landoj estas la spekulado pri la rezultoj de l’ ludoj. Unu gazet-trusto superis ĉiun alian dum tiu ĉi piedpilka sezono per donaco de 410 000 g. m. (kvarcentdek mil ormarkoj) al siaj legantoj por korekta elekto de 24 venkontaj trupoj. La premio estas prezentata ĉiusemajne; dufoje dum la pasintaj 3 monatoj oni plensukcese konjektis kaj havigis al si ĉi tiun grandegan sumon.

Alia trusto atakis la aferon kaj pruvis, ke partopreno en tiu ĉi konkurso kostas al la publiko la kolosan sumon de ĉ. 160 000 000 markoj (elspezoj por poŝto, por aĉeto de pluraj ekzempleroj de la gazeto — tre malmultaj legantoj kontentiĝas per sendo de unu sola kupono dum la tuta sezono — 6 monatoj).

Ni, socialistoj, povus diri multon pri la grandega malŝparo da horoj kaj penoj en tia vana laboro. Se tiuj milionoj da laboristoj elspezus nur tiom da mono, tiom da klopodoj en batalo kontraŭ la sistemo kapitalista, ne necesus vetludi por liberigi sin de l’ konstanta minaco de mizero.

Lastatempe oni cetere procesis kontraŭ tia konkurso kaj supera instanco malpermesis ĝin.

(Raportis SAT-ano 1242, Cardiff).

Kies panon mi manĝas…

— ties varon mi laŭdas. Kaŭzis antaŭ nelonge sensacion, ke la konata germana rekordkuristo Houben deklaris al burĝa gazeto, ke ankaŭ sportulo povas trinki sen malutilo por siaj atingoj glason da biero aŭ vino. Ĝenerala kapskuado, ĉar ĉiuj sciencaj spertoj kaj esploroj pruvas la malon. Nun la enigmo solviĝas: Houben depost la 1. januaro estas prokuristo ĉe grandvendejo de vinoj.

El: Libera Sportsemajno (Freie Sportwoche), Leipzig.

Ĉiuj kliŝoj represataj en la “Sennaciula Sporta Paĝo” estas afable liverataj de la Eldonejo de Laborista Sport- kaj Gimnast-Asocio Germana.

— paĝo 21 —

SENNACIULO — 203

DISKUTEJO

Pripensoj

“Ni ne insistas, ke estu fiksitaj iuj politike sociaj celoj ekster tiuj, kiuj troviĝas en la statuto de SAT kaj en la menso de ĉiu SAT-ano de la jaroj unuaj…” (“S-ulo” n-o 222). K-doj! Se supre skribita aserto estas bone pripensita de vi kaj estas honesta sen iaj ajn artifikoj via kredo, kial do vi plenplenigis tutan paĝon de “S-ulo” per ofendaj, ne merititaj, pike doloraj dornoj kaj tre diskuteblaj parti-programaj demandoj? Se ĉiuj anoj de SAT klopodos alporti kaj altrudi en kadro de SAT programojn de siaj partioj, ĉi tio pruvus, ke proleta klaso miskomprenas la celojn de SAT kaj miksas partion kun nia Asocio… “Senprogrameco kaj senprincipeco”, estas belaj vortoj kaj multsignifaj. Sed oni devus memori, ke kiam estas severe kaj mallarĝe fiksitaj programoj, la anoj malsaniĝas per unuflankeca blindeco, kiu finfine transformiĝas en tre danĝeran malsanon: — fanatikecon…

Komence oni predikas kaj sugestas pri pieca kredo kaj sankteco de l’ programo. Poste aperas profetoj, piuloj, sanktuloj, gvidantoj, ĉefplenumantoj kaj gardantoj de tiuj programoj. Kun bastonego en siaj manoj ili altrudas kaj postulas la sendisputan kredon, obeon al la partia disciplino ktp. Frakasante kapojn al la herezuloj-malobeuloj ili bonege firmigas sian postenon. Ĉar ĉiam oni pro malklereco, unuflankeca blindeco kaj fanatika obstineco eĉ ne povas montri kaj fiksi: kie finiĝas la partia disciplino kaj komenciĝas larĝa vojo al la sklaveco… Historio de l’homaro kaj nuntempa efektiveco de l’ vivo povus prezenti milojn da ekzemploj kaj pruvoj al tiu ĉi vidpunkto. Mi tute ne pensas, ke ĉiu programeco estas superflua, ke ĉiu disigado, dividado kaj malorganizado de l’ proletoj estas preferinda klasforto. Male: mi volus vidi, ke universalaj SAT-Kongresoj ne estu kiel kunvenoj de reciproka insultado, kraĉado kaj interbatado. Sed ili estu kiel edukpova ĉefuniversitato de l’ tutmonda Proletaro, kiu povus senĝene kaj libere kritiki ĉiajn superstiĉojn kaj fanatikecon, disvolvante tiele kritikkapablecon de l’ SAT-anoj. Do la anoj de diversnuancaj revoluci-partioj sciu kaj komprenu, ke ekzistas bonaj intencoj, parti-dioj kaj sanktuloj ankaŭ en aliaj partioj.

Sekve proletoj ne devus anonci kiel K-do Neniu (“S-ulo” n-o 223): ĉiu politik-partio vivu per kaj por si mem. Tia celado estas absurda kaj ĝia rezulto estus identa kun ŝovinisma malprogresado kaj finfina neniiĝo de ĉiu libereco……… Karaj K-doj! pro kio tia netolerema ardo? Ĉu vi ne scias aŭ forgesis, ke kio estis antaŭ nelonge severa principaĵo, nun ĝi estas ĉefa ridindaĵo? Kredu min, karuloj, ke al la progreso de l’ homaro pli bone helpas la progresemuloj ol la fanatikuloj. Do, oni ne tre klopodu infektiĝi per fanatikeco…………

Karaj K-doj, ĉu vi volas ripetadi historiajn erarojn de l’ homaro, ĉu vi volas imitadi agojn de duonsovaĝaj praavoj kun iliaj reciprokaj hombuĉadoj, diversaj triumviratoj, krucmilitiroj ktp.? Ĉu vi ne scias, ke pasioj alkondukos la konfuzojn en la Asocian direktadon kaj la malordon en la agadon? Poste venos apatio. La situacio estas tia, ke socialistaj partioj, kiuj en sia triumfo atingis la limojn de absurdo, kunpuŝiĝos kun la prezentantoj de kapitalismo kaj naciismo, sed efektive veraj revoluciuloj, sennaciuloj, laboristaj esperantistoj ne plu scios al kiu sin turni. Oni devus bonege memori, ke esperanto estas ne sole nur simpla lingvo, sed ĝi estas gravega interproleta problemo. Tre dolore estas legi en “S-ulo” n-o 223 jenajn pripensojn: “Proleto certe pli baldaŭ pretas eksiĝi el SAT ol forjeti sian partian dogmiĝon.” Ĉu oni timas disventumiĝi sian fanatikecon, ke oni rapidas forkuregi? Ĉi tiu demando devus ĉagreni kaj maltrankviligi la ĉefojn kaj gvidantojn de l’ partioj, ke iliaj kredemaj ŝafoj ne forkuru alian ŝafaron. Ĉi tiun tendencon ni devus rimarki jam delonge, ĉar esperanto per sia internacieca karaktero estas la plej granda kaj grava malamiko de la homoj, kiuj celas regi landojn……….

Disfendi kaj disfaligi SAT oni povus tre facile, ĉar la organizo estas nova kaj malforta. Sed ĉu tio servus la interesojn de l’ Proletaro? Ĉiu honesta homo plene konscias, ke tio estus nepardonebla krimo. Kiuj celas tion, portas grandan respondecon antaŭ la tuta laborista esperantistaro…………..

Matura Ribelulo.

NOTO. La punktoj signas partojn, kiujn ni forstrekis pro ilia tro akra polemika tono. Se la kritikoj celus la Direkcion de SAT, ni ne forstrekus… DIREKCIO.

Moncirkulado en Sovetio

Dum la jaro 1928 meza kvanto da mono cirkulinta en Sovetio (kies loĝantaro nun estas 130 000 000 da homoj) egalis 1 662 200 000 rublojn, tiu de l’ jaro 1927 egalis 1 368 100 000 rublojn. La pliiĝo okazis pro nova moneldono, kiu tamen nur iomete superis tiun de l’ antaŭa jaro 1927. Ĉi tiu mono estas garantiita de oro en sumo de ĉirkaŭ 300 000 000 da rubl. kaj de ceteraj valoraĵoj en sumo de ĉ. 800 000 000 da rubl. El la tuta kvanto da cirkulanta mono 11% estas arĝentaj, bronzaj kaj kupraj moneroj. Por prezenti ĝustan valoron de l’ cititaj sumoj povas servi la prezo de unu orgramo, kiu estis 1,2916 rubloj.

Pro ega moneldono dum la tuta jaro okazis iometa plikariĝo de varoj, precipe de terkulturaĵoj (por ĉirkaŭ 4%). La pliiĝo de papermoneldono estas farita precipe por kreskigi industrion kaj tial povas esti rigardata kiel speco de kredito kaj 4% de l’ plikariĝo kiel rentumo al terkulturistoj.

Krjukov, Maks 79.

★

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

La organizoj de l’ katolikaj virinoj

Laŭ raporto de l’ redaktoro de “Etudes”¹ (Studoj) la Internacia Unuiĝo de katolikaj virinaj ligoj grupigas 58 organizojn disdividitajn tra 27 landoj kaj reprezentantajn pli ol 25 milionojn da membroj. Ĝia sidejo estas Utreht (hol.: Utrecht), kie ankaŭ direktiĝas la Internacia Federacio de kristanaj laboristoj. Neniu alia internacia virina organizo arigas tiom da anoj.

¹ Revuo de la jezuitoj.

SOVAĜECO

Terure ekŝajnos por vi je unua rigardo, ke ĉe ni en Ukrainio ekzistas ankoraŭ tia sovaĝeco, sed tamen tio estas maldolĉa realo. Ekzistas anguletoj, kiuj havas sian propran “medicinan personaron”, — tio estas diversaj virinaĉoj — murmuristinoj, sorĉistinoj kaj similaj personoj. Pro sia malklero ofte niaj kamparanoj sin turnas ĝis nun al ĉi tiuj malkleruloj por helpo en ia malfeliĉa okazo.

Mi estas atestanto de tia fakto: en malsanulejon oni alveturigis tri-jaran infanon, kiu estis tutgluita per homaj ekskrementoj kaj estis malavare salumita per manĝsalo. Laŭ rakonto de l’ gepatroj tion konsilis iu maljunulo, fama en tiu regiono kiel tre grava “sciulo” je medicinaj aferoj. La infano estis tutkovrita per brulvundoj, ĉar ĝi sin surverŝis per bolaĵo. La salo ankoraŭ pli disvastigis kaj balaajigis la brulvundojn kaj la kuracisto devis multe labori pri la infano, por kuraci ĝin.

La okazo min ekinteresis kaj mi poste havis specialan konversacion kun kuracisto, kiu rakontis pri tiaj teruroj, ke mi mem miris. Li donis multajn ekzemplojn.

Ia “dentisto” subtranĉis dentkarnojn al sia paciento, ĉe kiu doloris dentoj, motivante tion, ke estas necese ellasi “difektitan sangon”. La afero finiĝis tre malgaje. La kliento mortis de l’ gangreno.

Estis ankaŭ tia okazo, ke al knabo, malsana je kokluŝo, oni trinkigis hundan urinon (!). Uzado de ekskrementoj: ĉevalaj, bovinaj, kapraj, leporaj kaj de aliaj bestoj estas ordinara faro. Ekzemple, ekskrementon de cikonio kun sukero oni juĝas kiel radikala rimedo kontraŭ “kokina blindeco” ĉe homoj. Ankaŭ estas modo meti sur abscesojn pistitan ajlon kun salo kaj pipro, en pasto.

Kontraŭ stomakaj doloroj oni aplikas “bonegan” rimedon — glason da memfarita brando kun pipro. La samon oni donadas dum malvarmumo. Akuŝantinojn oni subfumas per restaĵoj de nutraĵo el staltrogo, per sanktigitaj spikoj. Ofte pro “honto” gejunuloj venere malsanaj ne turnas sin al kuracisto, sed ili iras al malkleraj gemaljunuloj, kiuj dum vivtempo fosas por ili tombon, ĉar “specialistoj” por tiu fako murmuradas duonjaron kaj pli longe. Rezultoj de tia “kuracado” estis videblaj nur, post kiam ĉe la malfeliĉuloj forputris la nazoj.

Unufoje alvenis malsanulejon malgrasa flava homo — rakontis plue la kuracisto — kiu evidente suferis je tuberkulozo.

— Savu min! — kriis la malsanulo. — Mi jam manĝis nigran hundinon, kuiritan en lakto, sed nenio helpas al mi!

Jes! Mirindaj faktoj! Faktoj plorindaj! Tio estas postrestaĵo de l’ cara reĝimo. Ni batalos fervore kontraŭ tia sovaĝeco! Paralele kun multo da malsanulejoj, popollernejoj, kluboj-legejoj ne devas plu ekzisti profunde enkreskintaj radikoj de l’ cara arbo, faligita en 1917.

Eŭgeno Melnik (12 874).

— paĝo 22 —

204 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Pri la Konvencio akceptita ĉe la VIII. Kongreso inter SAT kaj la LEA

Estas bone spertita fakto, ke plej bonaj decidoj alprenitaj ĉe kongresoj povas esti efektivigataj nur, se ili trovas apogon ĉe la amaso. Por veki intereson pri la demando, ni opinias utile publikigi la leteron, kiun ni sendis al la LEA la 6-an de januaro.

LA DIREKCIO DE SAT AL LA ESTRAROJ DE LA LABORISTAJ-ESPERANTO ASOCIOJ

(sendata al la britia, hungaria, norvegia, francia, sovetia germania, latvia kaj polia LEA-oj, — informcele ankaŭ al la aŭstria kaj nederlanda)

Estimataj Kamaradoj!

A. Ni supozas, ke vi jam estas ĝuste informitaj de via reprezentinto ĉe nia VIII. Kongreso en Göteborg pri la Konvencio¹ akceptita inter SAT kaj via organizo. Ni tamen sendas al vi samposte unu ekz. de la Kongres-Protokolaro kun peto, ke vi sciigu nin oficiale, ĉu la konvencia teksto presita en tiu Protokolaro havas la aprobon de via Estraro kiel ĝi havis la aprobon de via oficiala reprezentanto en Göteborg. Se jes, kiel ni esperas, ni petas, ke vi sciigu al ni la nomon kaj adreson de la K-do, kiu estos la oficiala peranto inter via Asocio kaj SAT (punkto 4 de la Konvencio).

B. Tial ke ni supozas, ke tio estas nur simpla formalo (tamen necesa), kaj por eviti ĉian prokraston en la aplikado de la akceptita konvencio, ni jam sciigas vin, ke ni estas pretaj tuj efektivigi la punkton 12 de la Konvencio. Sekve vi bonvolu havigi al la Redakcio de “S-ulo” raporton pri via Asocio. Estas memkompreneble, ke tiu raporto devas havi kiel celon informi kaj instrui la lab.-esperantistaron pri la stato, propagand-instrumetodo ktp. de via Asocio, — unuvorte vi konigu ĉion, kion vi mem deziras, ke la aliaj fratorganizoj eksciu.

C. Samokaze ni informas vin, ke ni ricevis de K-do de Bruin sugeston, kiu ŝajnas al ni interesa kaj pri kiu ni deziras ekscii vian opinion kaj en okazo de aprobo, kian subtenon vi konsentos. La propono estas jena: “SAT eldonu ĉiumonate gazeteton (formato kaj amplekso de La Lernanto), kies enhavo pritraktus nur la poresperantan propagandon, — ni presigus en ĝi kronikojn, jarraportojn (koncizajn kompreneble) de la LEA-oj, — ĝi pridebatus la diversajn propagand- kaj instru-metodojn uzatajn, — resume tiu Bulteno estus la Ligilo inter la diverslandaj LEA-oj.”

D. Ni planas la eldonon de granda ilustrita afiŝo por la propagando de esperanto kaj de SAT. Ni volas aranĝi la aferon tiele, ke la afiŝo havu ĉe la supro grandlitere la vorton ESPERANTO, meze trafan bildon kaj sube kelkajn esperantajn frazojn kompreneblajn eĉ de neesperantistoj kun la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda kaj adreso.

Ni kombinos la aferon tiele, ke vi povu alglui (aŭ presigi: pri tio oni devas teknike studi la aferon) nacilingvan tekston kun la adreso de via Asocio ktp….

Ne necesas insisti por ke vi tuj komprenu la gravon kaj trafon de tia afiŝo, kiu povus esti utiligata en la tuta mondo. Vi ankaŭ tuj komprenos, ke, ju pli multe da ekzempleroj ni eldonos, des malpli kostos la eldono kaj des malpli kara estos ĉiu ekz-o.

Se tiu nia propono trovos vian principan aprobon, ni petas, ke vi sciigu nin, kiom da ekzempleroj vi eventuale povos mendi, kaj kian subtenon vi povos doni por tia entrepreno ktp.

Tuj kiam ni estos ricevintaj principan aprobon kaj promeson pri subteno, ni alvokos en “S-ulo” al la desegnistoj, ke ili havigu al ni projektojn pri tia afiŝo, por ke ni povu elekti la plej taŭgan.

Restante pretaj doni al vi pliajn informojn kaj klarigojn kaj ankaŭ por akcepti ĉiujn viajn sugestojn kaj kritikojn, ni atendas vian respondon kaj salutas vin sennaciece.

La Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT: Lanti.

La Sekretario de la Plenum-Komitato de SAT: Glodo.

  1. januaro 1929.

¹ Legu la tekston ĉi apude.


Al tiu letero respondis ĝis nun aprobe la franclingva LEA (FEO), hungarlingva LEA (HLES), latvia LEA kaj polia LEA. Ĉi lasta faris kelkajn konkretajn proponojn rilate al aspekto kaj teknika aranĝo de la afiŝego kaj de la komuna LEA-aldono ĉe “S-ulo”. La estraro de la germanlingva LEA sciigis al ni, ke ĝi pritraktos la leteron en sia venonta kunveno. Post ricevo de l’ ceteraj respondoj ni denove sciigos la legantojn pri la rezultoj.

Direkcio de SAT.

Teksto de la Konvencio

  1. Konsiderante, ke la nacilingvaj esp. asocioj kvazaŭ formas la rezervujon por la tutmonda esp. asocio (SAT), ĉiu lab.-esp-isto klopodu, ke la interrilatoj estu la plej intimaj inter ambaŭ organizoj.
  2. Ĉar la taskoj inter ambaŭ organoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de per-esp. laboro, k la landaj asocioj principe tiun de por-esp. laboro.
  3. Per sia kooperativo SAT eldonu ĉiujn esp.-lingvajn presaĵojn. La nacilingvajn presaĵojn (progagandilojn k instruilojn), ankaŭ kun miksita teksto, eldonu la landaj esp. asocioj.
  4. Por ke la efektiviĝo de tiuj prop. povu okazi glate k laŭregule, ĉiu nacilingva asocio elektu dum sia kongr. unu membron, kies tasko estu konstante interrilati kun la SAT-estraro en la celo trovi la plej bonan solvon pri demandoj interesantaj ambaŭ organizojn. Tiu elektota peranto havu en la gvidantaro de SAT la rolon de konsulta membro. Saman rolon li ankaŭ havu en la estraro de la sialanda esp. asocio.
  5. Okaze de konfliktoj decidas la “Sennacieca Konsilantaro” de SAT komune kun la “Plivasta estraro” de konc. lingvoregiona organizo. Se ĉi lastaj ne trovas kontentigan solvon, tiam solviĝu la konfliktoj en speciala kunsido de landaj reprez. kune kun la gvidantaro de SAT okaze de SAT-kongr., k en eksterord. okazoj findecidu referendumo inter la membraroj de SAT k konc. lingvoregiona organizo.
  6. Por forigi la nuntempan kaoson inter la div.-asociaj membroj, ĉiu landa asocio agu jene: en ĉiu LEA-grupo ekzistu SAT-rondo, kiu plenumu la peresp-an k por SAT-an laboron en la kadro de la grupo; la estro de la LEA-grupo havas la devon, ĉiujare en jan. reelektigi gvidanto(j)n de la SAT-rondo.
  7. La SAT-rondo havas la taskon, kolekti SAT-kotizojn, abonojn al SAT-organoj, entute plenumi ĉiujn peresp-ajn k por SAT-ajn aferojn (enkasado de SAT-kotizoj k kolektado de abonoj al SAT-organoj prefere okazu pere de la subkasistoj de la LEA-grupo, kiuj fine ordigos tiujn aferojn kun komisiita SAT-ronda gvidanto aŭ kasisto).
  8. La gvidanto de la SAT-rondo estu samtempe la loka peranto de SAT k respondeca por la peresp-a k SAT-a laboroj (nepre ekzistu en ĉiu grupo anstataŭanto de la peranto, por ne interrompi la laborojn aŭ ŝarĝi la LEA-grupon mem).
  9. La SAT-rondo ne havu specialajn, lokajn kotizojn, sed ĉiuj aferoj estu ordigataj en la kadro de la LEA-grupo. Estas dezirinde, ke ĉiu SAT-ano estu samtempe LEA-ano. La LEA-oj devas nepre propagandi en ĉiuj siaj eldonoj, por ke ankaŭ la LEA-anoj fariĝu SAT-anoj. Same SAT devas propagandi, ke ĉiuj SAT-anoj fariĝu LEA-anoj.
  10. En pli grandaj lokoj apartenu al la gvidantaro de la SAT-rondo prefere estrarano de la LEA-grupo, kiel interliganto de ambaŭ organoj.
  11. La SAT-kotizoj estas tute sendependaj de la LEA-kotizoj, do decidi pri la pagado k alteco de SAT-kotizo estas nura afero de la SAT-rondo, resp. de la SAT-organizo.
  12. SAT disponigu al la LEA-oj lokon en “S-ulo” por eventl. informoj, — la saman rajton permesu al SAT en sia gazetaro la LEA-oj.

— paĝo 23 —

SENNACIULO — 205

Baloto pri nova Ĝenerala Konsilantaro

La artikolo 11 de nia Statuto tekstas jene:

“Ĝenerala Konsilantaro konsistas principe: a) el tiom… b) el samnombro de Vic-Konsilantoj kies rolo estas…”

Bone difinita estas tiel la rolo de la Vic-Konsilantoj, sed la Statuto (art. 11 ĝis 18) mutas pri la maniero elekti samtempe la Konsilantojn kaj iliajn anstataŭontojn. Ĝis nun la Plenum-Komitato prezentis al la ĝenerala voĉdono du apartajn listojn, t. e.: unu liston de kandidatoj por la Konsilantaro, alian liston de kandidatoj por la Vic-Konsilantaro. Tiu sistemo ne estas tre taŭga: ja en iu sektoro prezentiĝis pluraj kandidatoj kiel Konsilantoj, kaj neniu kiel Vic-Konsilanto; inverse en alia sektoro, neniu kiel Konsilanto, sed unu (aŭ pli) kiel Vic-Konsilanto(j).

Por eviti tion, la proksima baloto okazos tiel: estos unu sola listo de kandidatoj, sen distingo pri la kategorio. En ĉiu sektoro estos elektata kiel Konsilanto tiu kandidato el inter la samsektoraj kandidatoj, kiu havos la plimulton da voĉoj, — kaj estos elektata kiel Vic-Konsilanto la alia samsektora kandidato, kies voĉnombro plej proksimas al la unua.

Certe neniu kontraŭdiros, ke tiu nova aranĝo estas pli normala kaj praktika, kaj tute laŭ la spirito de nia Statuto; tial ni decidis apliki ĝin en la proksima ĝenerala voĉdono.

Plenum-Komitato de SAT.

Kvina listo de kandidatoj

(vidi n-ojn 216, 221, 224, 225, 228)

  • K-do Fedotov Teod., Kiev — 2-a horzono
  • „ Egers Boriso, Kiev — 2-a „
  • „ Baĵenov Vlad., Ĉita — 8-a „
  • „ Goldfeder Ŝ., Barnaul — 6-a „
  • „ Weder Th., Nov-Jorko — 19-a „
  • „ Roux Marcel, Lyon — 0-a „
  • „ Popoviĉ R. P., Lvov — 1-a „
  • „ Juŝmanov Vold., Sverdlovsk — 4-a „
  • „ Trofimov S., Nikolsk-Ussurijsk — 9-a „
  • K-dino Purina E., Nikolsk-Ussurijsk — 9-a „

Noto. — Rajtas esti ano de Ĝenerala Konsilantaro, oficulo aŭ reprezentanto de SAT, nur K-doj jam havantaj du jarojn da aneco kaj ne aliĝantaj iun el la tiel nomataj neŭtralaj organizoj, celantaj la propagandon de esperanto, aŭ al iu ajn asocio, kies celo kontraŭas tiun de SAT.

Kontrol-Komitato

Konforme al la dezir-esprimo de la Göteborga Kongreso, la SAT-anoj Berlinaj, kunvenintaj la 18-an de januaro, elektis la jenan Kontrol-Komitaton:

Sekretario: K-do Vildebrand Willi, Rykestr. 43, Berlin NO 54 „ Hoppe Herbert, Berlin „ Sproeck Adolf, Berlin.

Pri tielnomata “neŭtralismo”

Jam de longe nia estimata K-do Lanti en sia broŝuro “For la Neŭtralismon!” senmaskigis t. n. neŭtralismon. Neŭtraluloj protestante kontraŭdiris kaj — diras, ke ili estas “veraj” neŭtraluloj. Simpla trompo pro facile koneblaj motivoj! Jen, kion mi trovas en okaze ricevitaj “neŭtralaj” gazetoj:

“La ‘Vivu’-krioj, — skribas Kalina Weinsteinowna en n-o 12 de “Pola Esperantisto” en artikolo pri 10. datreveno de l’ sendependeco de Polio, — kaj tiu ĉi ĝojo, kiu resonis eĥe tra tuta pola tero de Baltyk ĝis Karpatoj, tio estis la sola rekompenco por TIU¹, kiu revivigis sendependan Polujon, kiu oferis por patrujo sian vivon Jozef Pilsudski…” Iom supre: “Amata Estro — Jozef Pilsudski…” Kaj tion oni nomas neŭtralismo.

Laŭ “Pola Esperantisto” SAT estas “kvazaŭ komunisto”. Sennaciismon ili nomas “proletara komunismo”, idealoj de tiu “proletara komunismo” estas “tre apudteraj, materialaj kaj detruaj”. En artikolo “Interna situacio de Polujo” (sama kajero) oni skribas: “La problemo de l’ naciaj malplimultoj, kiu danĝere minacis pro fremdlandaj influoj, evidente malfortiĝis. La kontentiga ordigo de l’ lingvaj kaj lernejaj problemoj de l’ alilingvaj popoloj, plibonigita administrado de l’ limteritorioj kaj la mildigo de l’ mizero per materiala subteno en regionoj milite ruinigitaj malhelpas kreskadon de tiuj minacaj naciaj influoj.” Unuvorte — trankvileco regas en limteritorioj. Malplimultoj havas siajn proprajn lernejojn ktp…. Sed kial do ne unu vorto estas presata pri la fermo de blankrus-lingvaj, ukrainaj, judaj lernejoj? Kial ne unu vorto pri malfacila situacio de blankrusaj, polaj, ukrainaj vilaĝanoj? Ne unu vorto pri “Gromada”-proceso, pri dekoj, centoj da aliaj juĝprocesoj?

“Ĝi (Polio) lernas ŝati la civitanajn rajtojn kaj konstituciajn leĝojn…” tekstas en sama artikolo. Sed ĉu estas sekreto, ke tiuj rajtoj en Polio estas plej malrespektataj? Oni arestas homojn sen iu motivo, arestas deputitojn, forpermesas la parlamenton kaj “kara Estro Pilsudski” nomis siajn deputitojn “malsaĝuloj kaj azenoj”. Tion oni nomas “ŝati la civitanajn rajtojn”. Mi ne eĉ aludas la arestojn de senkulpaj laboristoj, dispafon de manifestacioj k. a.

En ĉiu n-ro de tiu ĵurnalaĉo oni povas legi kontraŭlaboristajn, kontraŭ-SAT-ajn, kontraŭ-sovetiajn artikolojn. Inter partoprenantoj en ĝi mi eĉ trovis nomojn de SAT-anoj. Ĉu ili ne hontas kunlabori en tiu burĝa ĵurnaleto, kiu sub masko de “neŭtralismo” kovras sian veran burĝan vizaĝon?

“Bulgara Esperantisto” en sia n-ro 1 difinas, kiuj estas esp-istoj. “Aŭ Esperantismo estas nur kaŝmuro, masko malantaŭ kiu ni povas propagandi kaj agi por ia ajn partia ideologio: ke neŭtraleco de nia movado estas nur ŝajnigilo, per kiu ni povos kapti fiŝojn en malpura akvo? ke esp-istoj estas iaj istoj, kiuj volas ludi hipokrite la rolon de neŭtraleco kaj en esenco oni penas

¹ Tiel en originalo!

Imitinda oferemo kaj agemo

“…Pardonu mian nunan malintereson pri nia movado, kiun kaŭzas mia 20-semajna senlaboreco. Ĵus mi ricevis iom da mono el la impostejo kaj tuj sendas ĝin al SAT por plenumi mian devon. — 4204.” Tiel skribas senlaborulo.

Apartan laŭdon meritas nia K-dino Olga Lindholm, kiu en sia varbforto apenaŭ estas superebla. Al mi ŝajnas, ke ŝi intencas fari el tuta Skandinavio unu solan SAT-anion. Aliĝoj kun abonoj alfluas kiel en la glaciepoko la ŝtonoj. — Ankaŭ K-do Bonesper per ĉiuj siaj fortoj klopodas seninterrompe bombardi nin per aliĝoj kaj abonoj. Lia devizo: “Ĉiuj maristoj ekmarŝu al SAT” baldaŭ efektiviĝos, se la bombardado daŭros.

Ekzistas plie kelkdekoj da senlacaj varbantoj, kiuj meritas publikan laŭdon, sed por ne trouzi lokon en “S-ulo” mi rezignas citi ilin unuope.

Ĉi tiu vigla laborado de nia “formikaro” kompreneble kaŭzis elĉerpiĝon de kelkaj n-roj de “S-ulo” el la kuranta kvaronjaro, kiuj ne plu estas livereblaj al nov-abonantoj. Sekve, novaj abonoj povas komenciĝi nur, ĉu kun la plej aktuala, ĉu kun n-ro 229. Intertempe ni alĝustigis la eldonkvanton al la nuna stato kaj eĉ kalkulas pri plua ampleksa pliiĝo de la abonant-kvanto, ĉar nur ĉe plua kresko ni vere povas esti kontentaj kaj finance pravigi eldonadon de 12-paĝaj n-roj.

Dankon al tiuj, kiuj komprenis bone la varb-alvokojn kaj agis laŭ tio; admonon al la aliaj aktivaj K-doj, ke ili imitu tiun laŭdindan faron, por ke ni kun unuigitaj fortostreĉoj plenumu la minimuman programon: 4000 abonantojn ĝis la Leipziga Kongreso!…

Administranto de SAT.

La “Fundamento de Esperanto”¹ devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.

L. L. Zamenhof.

¹ Mendebla ĉe nia Administrejo. Prezo: 1.— mk. g.

— paĝo 24 —

208 — SENNACIULO

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Jestedsky Obzor, Liberec, 20. 12., Eklezio k militarismo (206); Strahdneeku Awise, Liepaja, E. Izgur (215), Sveda Lab. Kleriga Asocio (212), Je la nomo de l’ vivo (fragm.); Delavskilist (jugoslav.), Buenos-Aires, Faŝ. kulturo (201), 3. 10., 3. 11. (Faktoj sen kom.), 10. 12., En bat. pro mondmerk. (209), 1. 1., Kapit. super Afriko (216); La Dépêche, Troyes, 8. 2., Interesa eltrovo, 12. 2., Tago el mia vivo (Krasnij Jar), Kron. Leningrad; Volksstimme, Chemnitz, 15. 12., Memmort. en Hung., 8. 1., Sukceso en Svedio.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Monde, Paris, 9. 2. (radio); Der Abend (Vorwärts), 19. 1. (gr. artik. pri filmo, radio k esp.); ITF-bulteno, febr. (mencias “S-ulo”-n); Signalen, Stokh., 7. 2.; Accion Cooperatista, Barcel., 8. 2.; Rabsselkor, Sofia, 1. 2. (4 pĝ. ilustr. 1-a n-ro, kiel AIZ sur lasta pĝ. bildsubskriboj en esp-o); Las Noticias, Barcel., 20. 1., 27. 1., 3. 2.; Accion Social Obrera, Gerona, 12. 1.; L’Opinio, Barcel., 2. 2.; The Labour Woman, London, feb. (rubriko); Delavskilist, Buenos-Aires, 7. 9., 3. 10.; Planitzer Ztg., 16., 24. 1.; Harthaer Tagebl., 12., 13. 1.; Volksstimme, Chemnitz, en jan. 14 notoj; D. Kämpfer, Chemnitz, 4., 16. 1.

Pri 9-a SAT-Kongreso raportis:

Planitzer Ztg., Planitz, 12. 1.; Harthaer Nachrichten, 10. 1.; Dresdner Volksztg., 2. 1.

Peresper. materialon enpresis:

Travail, Lyon, 9. 2.; L’Humanité, Strasb., 7. 2.; Planitzer Ztg., 18. 1.; Limbacher Tagebl., 10. 1.; Volksstimme, Chemnitz, 15. 1.

(Ni konstatu kun ĝojo la pli k pli viglan k sukcesan enpenetron ĉe la tutmonda gazetaro. Ĉi supraj mencioj estas rikolto de nur unu semajno k donas nur statistikon pri gazetoj, kiujn ni mem vidis aŭ pri kiuj oni rekte sciigis nin. — Red.)

NIA POŜTO

6184. — Vian let. ni sendis al Kongres-Komitato.

5583. — Korespondprop. ktp. ni ne povas enmeti en “Kroniko”; tion vi devas aparte liveri kiel anoncon.

994. — Ne sufiĉe valora literaturo por “La N. E.”; sed en “La Lern.” ĝi kredeble trovos lokon.

5458. — Ricevis vian PK 9. 2. Ni konsideros vian deziron; ofte ja montriĝas favoraj okazoj por tiaj skizoj. Red.

7586. — Kovertoj k poŝtkartoj revenis.

Staub. — Tiajn anoncojn ni ne akceptas senpage.

Al kelkaj. — La oktobra n-o de “LNE” elĉerpiĝis, do ne plu havebla. Adm.

Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g.

Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g.

Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

L = letero, PK = poŝtkarto, Pl = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

GERMANIO

K-do O. Mälzer, Eichgraben Nr. 7, Zittau i. Sa., dez. koresp. pri konsumkooperativa movado kun seriozaj K-doj el ĉl. L, Pl., gaz.

— 20-jara K-dino, scipovanta anglan, francan k iom la ĉeĥan lingvojn, dez. koresp. kĉl, por perfektigi sin en esp. Adr.: K-dino Else Strelec, Petersdorf i. Riesengeb., Nr. 243.

K-dino Else Fiebig, Eberstr. 12, Lünen-Horstmar i. W., dez. koresp. kun eksterl. junulino.

K-do Walter Freudemann (10 915), Saalhausener Str. 21, Freital, III. i. Sa., dez. interŝ. PM. Resp. tuj k certe.

K-do Hans Wersich (13 584), Lilienthalstr. 6, Freital, III. i. Sa., dez. interŝ. PM. Resp. tuj k certe.

— Pri ateista k socialisma movadoj dez. koresp. kĉl. K-do: Fritz Löw, Hacketäuerstr. 30, Köln-Mülheim.

K-do E. Sämann (13 371), Tailfingen i. Wttb., dez. koresp. kĉl, Pl. Resp. sendube garantiata.

K-do H. Pillekamp (8201), Ahnfeldstr. 21, Düsseldorf, serĉas koresp-antojn en ĉl. por 20 tramistoj-kursanoj.

HISPANIO

K-do Petro Ardiaca, sto Filandia, 21-1º (Saur), Barcelona, dez. koresp. kun Gek-doj el: Rusio, Turkio k Azio, precipe pri religiaj temoj. Certe resp. almenaŭ unufoje.

SOVETIO

K-do A. Kukuŝkin, Lesotehnikumo, st. Puŝkino, Sev. j. d., dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-dino V. Burhard (studentino), Medpeteknikumo im. Krupskoj, 4-a Grajdandskaja, 7, Moskvo, 10,. dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-do N. Surovcev, Krochmalievskij per. 9, Ĥarkov, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj, precipe pri precizmeĥaniko, foto- k sportmovado. L, Pl, PM, gaz., ĵurn. Nepre resp.

— Esperantista grupo dez. koresp. kĉl, L, Pl. Respondo estas garantiata. Adr.: Centr. Klub Sovtorgsluĵaŝĉiĥ [?], Budenovski, 34, Rostov/Don.

K-do A. V. Iljin, Sverdlovskaja, 84, Efremov, Tula gub., dez. koresp. kun K-doj el Germanio.

K-do N. Kojevnikov, Moskovskaja, 43, st. Raĉejka, Syzransk. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-do Dobrovski, Dmitrievskaja, 8, Bobrjsk, BSSR, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

[REKLAMO p.24] Socialista Junular-Grupo aranĝos la 15-an de marto internacian leter-vesperon ★ Alilandaj grupoj bonvolu sendi leterojn pri sia grupa vivo k pri sia vivo ĝenerale. Adresu al: Gustav Kahl, Neuenweg 36, II, Giessen (Hessen) Germ.

K-do Aleksandro Ustinov, Ivakinskij zavod, stancija V. Vilva, Uralskaja obl., dez. koresp. kun germ. esp-istoj pri junulmoraro [?].

K-do Demtro Izvekov, Str. Roza Luksemburg, 25, Sverdlovsk, serĉas seriozan interŝ. kĉl, Pl, bfl. Resp. sendube garantiata.

— Esp. grupo ĉe fervojista klubo dez. koresp. kĉl, L, Pl. Resp. garantiata. Adr.: Ufa, ul. Zencova, dom Lenina, Krujok Esperanto, Saviniĉeva.

K-do G. G. Anisimov, P/O Kosturi, Roslavl, 4, Smolensk. gub., Zavod 9 (Smolles) “Lignaĵisto”, dez. koresp. pri lignaĵista fako, vivo k laboro.

K-do Lorenco Pirojnikov, ul. Zinovjeva, 19, Kerĉ, Krimeo, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj [nelegebla] L, Pl.

K-do K. Ozeranski, Poŝte restante, Gorodok, Batum, Kaŭkazo, dez. interŝ. L, Pl, PM, kĉl pri ĉ. temoj.

K-do Sergin, Poŝtkesto, 41 (ruĝmaristo), Ĥabarovsk, Siberio, dez. koresp. kĉl pri politikaj k ekonom. temoj.

K-do Paŭlo Timofejev, Desimonovskaja pl. 25, Tiflis, Kartvelio, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl, L, Pl.

— Esp. instruista rondeto, Kremenĉug, Budinok Osviti, dez. koresp. kĉl, prec. pri profes. temoj, L, PK, gaz. Resp. garantiata.

— 25 aktiv. proletinoj, Kremenĉug, “Jen. Otdjel”, dez. koresp. kĉl proletinoj pri polit. demandoj, virina vivo, emancipa batalo. Interŝ. L, PK, il. gaz. Resp. garantiata.

— K-do A. Ĥolodenko, str. K. Liebknecht, 42, Krjukov ap. Dnepro, kĉl junuloj, prec. pri polit. temoj, L, PK, gaz.

— Junkom-ĉelo de lignosegejo dez. koresp. kĉl pri polit. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Krjukov ap. Dnepro, str. K. Liebknecht, R. Morduhoviĉ.

— Fervojistaj laboristoj k oficistoj de ekspluata k ligila fako ĉe Oktobra Stacio, dez. koresp. kĉl pri demandoj: fervojistaj, politikaj, profesiaj, I. R. H., ateismo ktp. Interŝ. Pl. Adr.: Moskvo, Kalanĉevskaj placo, 1, Tovarnaja Kontoro, Mestkom por Stengazeti.

SVEDIO

— 20 lernantoj de ĉi tiea esp. klubo dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. Adr.: K-do Joh. Sandgren, Alidbacken, Umea, aŭ K-do Joh. Berglund, Ostra Kyrkogat. 14, Umea.

[REKLAMO p.24] ABONU AL “LA NOVA EPOKO”!

ENHAVO

paĝo
Papo kaj Faŝismo 197—98
La Vivo sur la Maro 198
Solidareco 198
Panon! Laboron! 199
La lukto por aervojoj en Afriko 199
Trafika evoluo en Anglio 199
El Sibirio 200
Faktoj kaj komentoj 200
Diversaĵoj 200
Miaj tagoj de laboro 201
Nia infankolonio 201
Sennaciula Sporta Paĝo 202
Diskutejo 203
Faktoj sen komentoj 203
Sovaĝeco 203
Tra Esperantio 204
Recenzejo 207
Tra la movado 207
Korespondado 208

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 232, 14-a de marto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 232 — APERAS SEMAJNE — 14. Marto 1929

[BILDO p.1 | 43,0,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

La Komuno de 1871 kaj ĝia plej aĝa postvivanto

Ĉiam pli longa fariĝas la distanco de tiu lumfajre brilanta okazo en ava epoko, ĉiam pli aĝaj kaj ne-verŝajnaj la lastaj postvivantoj el tiu heroeca ribelperiodo: la Pariza Komuno. Nun jam kvindek ok jarojn ni distancas de tiu historia 18. marto, kiu vidis la ekstariĝon de la Komuno. Kvindek ok jaroj da homara historio sekvis la ruiniĝon de l’ franca dua imperio sub la influo de l’ venkantaj prusaj armeoj kaj la proklamon de la popolregado — la Komuno de Parizo. Nur efemera vivo estis permesata al ĝi; post du monatoj jam estis estingata la brileganta flamo fare de la unuigita franc-germana reakcio: la Versajanoj kun helpo de Bismark buĉis en la stratoj de l’ urbego la loĝantaron de Parizo, kiu sin heroe defendis — viroj, virinoj, infanoj — sur la barikadoj rapide konstruitaj.

Hodiaŭ ni diras, ke la Komuno estis la unua provo de l’ Proletaro krei kaj regi sian ŝtaton — provo malsukcesinta, ĉar ne sufiĉe organizita kaj preparita, plenumiĝanta en torente sinsekvantaj okazoj, kiuj ne lasis tempon, ne lasis spiron al la heroaj batalantoj por elkonstrui sian civiton.

Karl Marks, samepokano de la ribelo, estis la unua, kiu analizis ĝin kaj taksis ĝian grandan signifon. Kaj ni, apartenantaj al alia generacio, ne povas sufiĉe admiri tiun kuraĝan provon kaj ami tiujn sennombrajn heroojn, kiuj ekstaris por defendi sian Komunon ĝis la lasta sangoguto.

La vico de l’ postvivantoj el tiu periodo fariĝas pli kaj pli malgranda. Unu post la alia malaperas el la vivo, cedante lokon al nova generacio. Inter la malmultaj restintoj estas unu, la plej aĝa, kies modela vivo meritas esti priskribata en tiu ĉi memordato: estas K-do Kamelina’ (france: Camélinat), iam kasisto de la I-a Internacio kaj dum la Komuno direktoro de la Monfarejo.

K-do Kamelina’ vivas simple kaj modeste en la tria etaĝo de domo en

[BILDO p.1 | 35,45,63,68] Ovala portreto de maljuna viro kun blanka barbo kaj hararo, vidata profile, en malhela vesto kun kravato (K-do Camélinat).

alte lokita proleta kvartalo Belvil’ (fr.: Belleville), fama en la historio de l’ Pariza proletaro. Li estas konata ĉe la loĝantoj kaj ĉe siaj K-doj kiel la “bona patro Kamelina'”. Liaj rememoroj iras ĝis la jaro 1848, la revolucia jaro, kiun li travivis kiel knabo, sed konscie. Li memoras la momenton, kiam la Parizanoj forpelis Ludoviko-Filipon kaj plantis en placo la arbon de Libereco, kaj li kriis per sia knaba voĉo: “Vivu la Respubliko!” Lia patro loĝanta en kamparo ja estis konata kiel respublikano, eĉ sub la regado de l’ reĝoj. Oni nomis lin Kamelina’ la Ruĝa.

Ne longe la knabo vizitis, kun fervoro, lernejon. Frue li devis helpi al la gepatroj ĉe la kamplaboro kaj vinberkulturo. Sed tri jarojn poste — li havis 17 jarojn — la vinberoj frostpereis. Mizero en la regiono. Kamelina’ venas Parizon. En tubfabriko li devas fari unutonan dekdu-horan taglaboron, dispecigi metaltubojn. Tamen li trovas tempon por legi kaj kleriĝi, partopreni kursojn; li perfektigas sin en sia metio. Li fariĝas bronzmuntisto, direktas la konstruadon de lumigiloj, inventas. Kun alia posta Komunano — Dalu, la lerta skulptisto, li laboras ĉe fama marmora balustrado en la Hotelo de l’ Paiva — favoritino de l’ imperiestro.

Kaj tiam li fariĝas batalanto, socialisto, estas delegata al sindikataj kunvenoj. En 1864 li estas inter la fondintoj de l’ Unua Internacio, subtenas strikojn, estas kondamnata je monpuno, je malliberigo. Kiam venis la milito (1870), la falo de l’ Imperio, la Komuno, li estis kasisto de l’ Internacio, kaj ĉar li ankaŭ estis bonega metalspecialisto, oni pensis pri li por fari lin direktanto de la Monfarejo. La administrantoj de la Banko de Francio timis konfidi al Komunano la monfandaĵon por frapi la monerojn. Ili konsentis nur kvar tagojn por realporti la pecojn. Tri tagojn poste li redonis ilin frapitajn kun titolo ekzakta. Depost memoro de l’ direktoro de la Banko tio neniam estis farita. Tiom lerta li estis en sia metio.

Kaj plej strange — kelkan tempon poste, kiam li tagmanĝis kun Jurd’ (fr.: Jourdes), financ-delegito, en malgranda restoracio proksime de l’ Monfarejo, ili ne havis sufiĉe da mono en siaj poŝoj por pagi la necesajn 2,50 fr. Al ili ambaŭ, kiuj tenis tiutempe la tutan monon de la lando, estis neeble tiom trovi ĉe si. Kaj iliaj edzinoj daŭris mem prizorgi la mastrumadon kaj lavi sian tolaĵon en la lavejo.

— paĝo 2 —

214 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

[BILDO p.2 | 14,12,32,23] Desegnaĵo de granda urba konstruaĵo kun turo, kaj kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. dekstre de ĝi.

9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

4-a Komuniko

Senprokraste kongresaliĝu! La ĝisnunaj kongresaliĝoj tute ne kontentigas nin. Tuj aliĝu! Ĉiuj SAT-anoj devas aliĝi, ĉar nur tiel ni sukcesos organizi kongreson plej efikan. Do via aliĝo ne dependu, ĉu vi en aŭgusto kapablos veturi al Leipzig. Ni ne organizas la kongreson por foje kongresi, sed por plej efike varbi por nia afero. Do ankaŭ VI subtenu tiun varbadon. La intereso jam estas granda ĉe la Leipziga laboristaro. . .!

Ne-SAT-anoj ne povas aliĝi la kongreson. Ili antaŭe devas SAT-aniĝi, k nur poste ni povos akcepti kongresaliĝojn. Pro tio kongresaliĝantoj nepre citu sian SAT-matrikulon. Gastoj ankaŭ povos veni al la kongreso, ne-SAT-anoj povos finance subteni nin (pli ili subtenas nian movadon, se ili unuavice aliĝas al SAT mem), sed por gastoj ni ne povas garantii senpagan loĝejon, escepte por familianoj de SAT-anoj, se ili estas anoncitaj.

Propagandu por la kongreso, mendante k uzante la aperintajn sigelmarkojn, leterfoliojn k kovertojn. 15 leterfolioj kun kovertoj kostas 0.50 mk., folio de sigelmarkoj (60 markoj en 3 diversaj specoj) kostas 0.50 mk. Mendu ambaŭ objektojn kune.

Atentu! Germanianoj sendu kongreskotizojn, monon por menditaj propagandaĵoj al: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527. Aliĝilojn k mendojn sendu al: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24. Gek-doj ekstergermaniaj sendu siajn kotizojn k monon por menditaj propagandaĵoj en monbiletoj aŭ per agentejoj de SAT.

Mendoj al propagandaĵoj nur estos plenumataj, kongresaliĝoj nur estos kvitancataj en “S-ulo”, kiam ni estos ricevintaj koncernajn sumojn. Mendintoj iom paciencigu, se ili mendis per agentejo aŭ adm. de SAT; sed tuj post ricevo de mendo k mono la mendoj estas plenumataj.

Sigelmarkoj. Ĉiu SAT-rondo almenaŭ mendu kelkajn foliojn da sigelmarkoj kaj vendu al esp-istoj kaj aliaj laboristoj poparte-duon-, kvaron- aŭ sesonfolie.

Kongresafiŝo baldaŭ aperos. Liverkondiĉojn ni komunikos en sekv. Komuniko.

Antaŭkongresoj ĝis nun okazos en Regensburg, Breslau k Rostock. Detaloj en sekv. Komuniko, do atentu! Sed preparu vin jam nun, por ke vi ankaŭ povu partopreni Antaŭkongreson, ĉar tiel vi mem k precipe la movado nur profitos.

Postkongresaj ekskursoj estas organizataj al saksa “Svisio”, mezgermania industriregiono k saksa metalmontaro. Saksa “Svisio” kun siaj belaj pejzaĝoj certe meritas multnombran viziton; mezgermanian industriregionon, kie okazis plej akraj klasbataloj (ekz. ĉe Leŭna kemiuzino), sendube ĉiu eksterlandano insistas vidi; saksa metalmontaro kun sia hejmindustrio (infanludiloj, ŝtrumpindustrio, teksa hejmindustrio ktp.), kiu laborigas la familiojn kun ĉiuj — eĉ plej junaj — infanoj, prezentas unu el plej mizeraj regionoj de Germanio. Ĉar postkongresajn ekskursojn organizos ne la K. K., sed alilokaj Gek-doj, estas rekomendinde, ke jam nun vi interrilatu kun jenaj K-doj, por ke ili havu certan perspektivon, kiel kaj kiom da partaj ekskursoj ili devas aranĝi: (ĉiuj tri ekskursoj okazos samtempe) K-do Paul Köckeritz, Tharandter Str, 6, IV, Dresden-A. 28 (por saksa “Svisio”); K-do Otto Schiepe, Talstr. 12, Ammendorf ap. Halle (por mezgermania industriregiono; K-do Willi Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim im Erzgebirge (por saksa metalmontaro).

Informoj pri fakkunsidoj, vizaferoj, ebleco pri monŝanĝado (lasta precipe por Sovetianoj) sekvos.

Vivkostoj en Leipzig. Kostas: 1 ĉambro po nokto en popoldomo (privatloĝejoj estos senpagaj) 3 mk.; matenmanĝo 0.60 ĝis 1.20 mk.; tagmanĝo 1 ĝis 2 mk.; vespermanĝo 0.80 ĝis 2.— mk. Detaloj sekvos en artikolo, kiu speciale priskribos la vivkondiĉojn en Leipzig.

Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27, Germanio.

Atentu k legu la sekvantajn Komunikojn de la K. K.!

Donacoj por la Kongreso

Bennewitz, Chemnitz 0.50 g. mk.; Goldfeder, Barnaul 2.— g. mk.; Pacuk, Ardon 2.— g. mk.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

3. Listo de aliĝintoj

  • 101 Max Conrad, Auerbach, Germanio 5856
  • 102 Linda Seifert, Auerbach, Germ. 8708
  • 103 Otto Burghardt, Zittau, Germ. 10523
  • 104 Leopold Köhler, Breslau, Germ.
  • 105 Willy Bennewitz, Chemnitz, Germ. 2378
  • 106 Otto Elze, Halle, Germ. 6152
  • 107 Marg. Elze, Halle, Germ. 5312
  • 108 Eugen Filimonov, Pskov, Sovetio 3939
  • 109 Jan Lieverstrov [?], Zwolle, Nederl. 9332
  • 110 Emil König, Gablonz, Ĉeĥosl. 8896
  • 111 Anni Shipman, Birkenhead, Anglio 9044
  • 112 Paul Polivanov, Belgorod, Sovetio 11562
  • 113 Bruno Rönnebeck, Berlin, Germ. 5381
  • 114 Anni Freund-Rönnebeck, Berlin
  • 115 Ivanovir [?] Voronin, Bogorodsk, Sov. 13336
  • 116 Zoltan Weizs, Antwerpen, Belgio 13066
  • 117 A. Lebedev, Tver, Sovetio 960
  • 118 F. Goldfelder, Barnaul, Sovetio 5448
  • 119 Grete Strasser, Wien, Aŭstrio 9261
  • 120 Johann Strasser, Wien, Aŭstrio 4113
  • 121 Konst. Fade, Vladivostok, Sovetio 3717
  • 122 Leonid Kurin, Stalingrad, Sovetio 13295
  • 123 Simon Hercik, Stalingrad, Sovetio 7459
  • 124 Willy Schmidt, Weiswasser, Germ. 9812
  • 125 Oskar Schramm, Selb, Germ. 2419
  • 126 Jakov Vlasov, Ŝadrinsk, Sovetio 10380
  • 127 Arthur Mehlhorn, Leipzig, Germ. 1045
  • 128 Nik. Pargaĉevskij, Nahtahe [?], Sov. 11746
  • 129 Mirono Ler, Kiev, Sovetio 9082
  • 130 Antonin Capoulade, Sète, Francio 6659
  • 131 Joseph Horn, Paris, Francio 13486
  • 132 Johano Jelen, Antwerpen, Belgio 9132
  • 133 Georg Fast, Leipzig, Germ. 5366
  • 134 Paul Michel, Leipzig, Germ. 5525
  • 135 Kurt Hubricht, Leipzig, Germanio 3550
  • 136 Joh. Wonda, Rotterdam, Nederl.
  • 137 Dirk Versluis, Rotterdam, Nederl.
  • 138 Paul Günther, Leipzig, Germanio 3164
  • 139 Heinrich Siedentopf, Leipzig 2056
  • 140 Else Siedentopf, Leipzig, Germ. 5683
  • 141 Otto Ziegler, Leipzig, Germanio 9
  • 142 Oskar Munche, Leipzig, Germanio 2299
  • 143 Willi Dittrich, Breslau, Germanio 10595
  • 144 Hans Haugeneder, Steyr, Aŭstrio 8669
  • 145 Alois Hofstätter, Steyr, Aŭstrio 12210
  • 146 Petro Burda, Majkop, Sovetio 12732
  • 147 Genadio Dehterev, Omutninsk, Sov. 7199
  • 148 Carl Mailand, Kassel, Germanio 265
  • 149 Bruno Rödel, Leipzig, Germanio 12651
  • 150 Jean Karey, Mainz, Germanio 429
  • 151 Willi Mühlenweg, Bielefeld, Germ. 10854
  • 152 Ernst Gust, Danzig 13722
  • 153 Kurt Klaps, Danzig 2421
  • 154 Willy Böhm, Hirschberg, Germ. 11309
  • 155 August Tewes, Herne, Germanio 9879
  • 156 Hans Esche, Herne, Germanio 8198
  • 157 Vasilij Pacuk, Ardon, Sovetio 13256
  • 158 Adolf Haidl, Steyr, Aŭstrio 10828
  • 159 Franz Herzy, Wien, Aŭstrio 8862
  • 160 Viktoro Mironov, Samara, Sovetio

Komuniko de la Direkcio

Por ebligi plej baldaŭan konsistigon de nova Ĝenerala Konsilantaro laŭ la deziresprimo de la Göteborga Kongreso, la Direkcio decidis en sia lasta kunveno fiksi kiel daton por la elektoj la 1. aprilo. En tiu dato la voĉdoniloj estos dissendataj al la membraro.

Plua kandidato por Ĝen. Konsilantaro:

K-do Deĥterev G., Omutninsk, 3-a horzono.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 215

Neĝam Mohamed

La 23. januaro granda malfeliĉo falis sur la alĝeran esperantistaron. Informo venis al ni, ke nia peranto K-do Neĝam Mohamed estas trafita de la morto. Efektive, malsana depost la 25. decembro 1928, li subite mortis posttagmeze post kafotrinko. Tio malĝojigas la tutan liberpensularon, komunistaron kaj

[BILDO p.3 | 9,21,32,39] Foto de juna viro kun nigraj haroj, en helkolora kostumo kun kravato, sidanta eksterdome antaŭ urba fono (K-do Neĝam Mohamed).

SAT-anaron, ĉar li havis grandan simpation por tiuj movadoj.

Malgraŭ sia origino de sankta familio, kiu posteulas de la profeto Mohamed, Neĝam¹ Mohamed forĵetis ĉiun religian stultaĵon: li estis unu el la tre malmultaj arabaj liberpensuloj. Dum la “Kamadam²” li manĝis malgraŭ la malkontento de siaj proksimuloj; post sia reveno de la Göteborga Kongreso li tute forĵetis la “Seŝia”-n³ kaj definitive elektis la eŭropan ĉapelon. Liaj moroj diferencis de la arabaj: li estis unu el la adeptoj de l’ progreso kaj de la lukto kontraŭ la religiemo.

Li ankaŭ devenis de riĉaj gepatroj vendataj al franca imperialismo. Malgraŭ tio li havis revoluciajn sentojn: li sincere malamis Francion, kiu sklavigis siajn samrasanojn. Li akiris tiujn revoluciemajn opiniojn post eliro de la lernejo, kiam, laboristo, li estis senhonte ekspluatata, pli ol la eŭropanoj. Pro tio li aliĝis la komunistan junularon kaj dum pluraj jaroj, ĝis longa malsaneco, kiu trafis lin en 1927, li senlace sindonis al efektiviĝo de l’ komunismo inter la araboj. Ĉiuvespere kunveno, kunsido, afiŝgluado okupis lin, sed bedaŭrinde la malbona farto devigis lin ĉesigi tutan aktivecon.

Li turnis siajn okulojn al nova idealo, kaj en fino de 1926, post apero de propagandaj artikoloj en laborista gazeto, li estis la sola organizita alĝera laboristo, kiu komprenis la nepran neceson kaj utilon de esperanto. Li estis la unua araba esperantisto. Rapide li lernis la lingvon kaj de tiu momento dediĉis ĉiujn siajn momentojn por esperanto. Dank’ al li, kurso gvidita de lia instruanto, malfermiĝis en Alĝero kaj sekvintan jaron 10 novaj esperantistoj aliĝis al SAT. Ĉar li komprenis, ke sen kuna agado la internacia lingvo ne disvastiĝos, la 1. aprilo 1928 li kreis la grupon “Ĉiam Antaŭen”, kies unuan datrevenon li malfeliĉe ne vidis. Nomita sekretario, li senlace propagandis kaj, malgraŭ sia malbona farto, de novembro 1928 li gvidis 3 vesperajn kursojn semajne, ĉe kiuj partoprenis 25 lernantoj.

Ĉiuj, kiuj konatiĝis nian mortintan K-don Neĝam Mohamed, estas certe konvinkitaj pri lia granda fervoro kaj laboremo por nia lingvo kaj ankaŭ ekŝatis lian bonhumoron kaj afablecon. La alĝera esperantistaro neniam forgesos pri sia fervora, plej inda K-do.

Ĉiam Antaŭen.

¹ Signifas: astronomo. ² Araba granda fasto, kiu daŭras 1 mon. ³ Araba ruĝa ĉapelo.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BELGIO. Antverpeno. Fondiĝis Marista Grupo Internacia. Celo: disvastigi esp-on ĉe maristaro. Membroj ekskluzive alilandaj, sed neniu flandro. La grupo ne havas regulajn kunvenojn, ĉar plej multaj anoj vojaĝas multe surmare. Por renkonti esp. maristojn, oni demandu pri ili ĉe: 20, Ankerrui, Zeemanshuis. La loka esp. lab. movado bedaŭrinde estas tre malvigla, kio malbonefike impresas niajn varbitojn k varbotojn. (Huszonkilences.) FRANCIO. La IX. kongreso de “Fédération Espérantiste Ouvrière” (LEA por franclingvaj regionoj) okazos dum pasko en Saint-Etienne. Tiuokaze la loka grupo aranĝos 30. marto propagandan vesperfeston. Salutleterojn oni adresu al: Laborista Esp. Grupo, Bourse du Travail, Cours Victor-Hugo, Saint-Etienne (Loire), Francio. Liberpensula departementa kongreso okazinta 27. 1. en Sète akceptis rezolucion kun enhavo, ke “la grupoj liberpensulaj faru intensan propagandon favore al esp-o, lingvo internacia, kiu plifaciligos la interproksimiĝon de l’ popoloj k forigos la limojn.” GERMANIO. Dresden. La distrikto de LEA “Dresdena Industriregiono” okazigis sian jarkonferencon 17. 2. en Zschachwitz ap. Dresden. Ĉeestis 55 delegitoj k gastoj. Parole salutis komunumestro de Zschachwitz k reprezent. de Kom. k Socdem. partioj, Lab. Radio-Asocio, distr. Dresden k asociestro K-do Hempel, Leipzig. La raporto de la administracio atestis pri kresko de nia movado. En jan. 1925 fondiĝis la distrikto kun 5 grupoj k havis proks. 100 membrojn. La distrikto nun nombras 17 grupojn kun pli ol 300 membroj. Se ĉiuj SAT-membroj respektas la kongresrezoluciojn, la membrostato estus pli ol 400. Por pli bone progresigi la movadon, oni ĉi jare aranĝos instruantokursojn. La konfer. pledis por multnombra vizito al la 9-a SAT-kongreso. Venonta distrikt-renkontiĝo okazos en majo en Demitz-Thumitz kun sabata varbvespero k dimanĉa konferenco, en kiu oni denove traktos la temon “LEA k SAT”. Kiel distriktestro estas novelektita K-do Köckeritz (77), Dresden. — Hamburg. Laŭ jarraporto en “Akvobordano” la LEA-grupo nombras 70 anojn; inter ili estas 24 SAT-anoj, sed nur 10 abonantoj al “S-ulo”. Okazis flugfolia propagando k invitoj aranĝi kursojn ĉe div. proletaj organizoj kun negativa rezulto. La gvidantoj de l’ organizoj ne emas esp-igi siajn membrojn. Ekzemplo: Gvidanto de ruĝfrontbatalantoj, kiu tre favore parolis pri esp-o, demandite, ĉu ne estus konvene aranĝi kurson por la anoj, patose diris: “Ne! por tio niaj membroj ne havas tempon!” La lab. gazetoj nun regule publikigas niajn monatprogramojn. La kursoj aranĝitaj ĝenerale havis ne tre kontentigajn rezultojn. La infankursoj tute fiaskis pro nekonvena tempo k manko de intereso. Kurso en Eimsbüttel ĉe popolhejm-junularo bone sukcesas. Okazis perfektiga kurso, en kiu partoprenis nur tro malmultaj membroj. La grupkunvenoj mem estis vizitataj meze de 18—25 membroj. Per anonco en “S-ulo” la korespondado plivigliĝis. Kelkaj eksterlandaj K-doj vizitis la grupon. — München. Fondiĝis 6. 2. Junulara rondo de LEA kun 15 Gek-doj. Ĉiumonate grupvespero kun parolado, kantado ktp. k dimanĉaj ekskursoj. 5 anoj estas membroj de SAT. PORTUGALIO. K-do Rob. das Neves (12 448) faris en “Universitato Libera de Koimbra” paroladon pri esp-o, kiu estis aŭskultata de multaj intelektuloj. Kuraĝigite de la bona sukceso, li malfermis kurson, kiun partoprenas ĉefe studentoj, sed ankaŭ laboristoj. Ĝis nun la portugala studentaro tute ne interesiĝis pri esp-o. K-do 12 448 estas la sola esp. studento en la Koimbra universitato. SOVETIO. Kohma. 26. 1. la grupo ludis esp. spektaklon: “Oni veron ne mortigos” k “Venko” en ejo de Centra Urba Teatro je nomo Semenĉikov. 2. febr. organiziĝis esp. rondeto en 7-jara lernejo, ĉe kiu enskribiĝis pli ol 40 gelern. k geinstruistoj. Gvidas A. Zabojen. Leningrad. De 14.—17. 2. okazis distr. konfer. de lab. kor-oj. SEU-organizo ĝin aktive partoprenis. En Domo de Gazetaro estis speciala ekspozicio de Intern. Kunligo organizita de SEU. En speciala eldono “Labkor-o sur tribuno” estis materialo donita de esp-istoj. Rezolucio pri esp-o akceptita similas al tiu akceptita en Moskvo. La peresp-a interliga laboro estu gvidata de la gaz. “Leningrada Vero”. Sekve la gazetaro nun devos helpi disvolvi nian movadon. (9310.) Ulala (Ojrotio, Siberio). Rondeto de poŝtoficistoj. 15 pers.

NEKROLOGO

Mortis subite fervora esperantisto,

Dionizio Klaĝin,

Li aniĝis al SAT kiel la unua (168) en N.-Jorko, sed restis gvidanto de neŭtrala grupo “Harmonio”, kies tre aktiva instruanto li ankaŭ estis. “Harmonio” aranĝis multajn festenojn, t. n. “barĉoj”-n, kies sperta organizanto estis Klaĝin. Dum tia barĉo, la 16-an de febr., trafis lin dancantan apopleksio de la koro, kiu forrabis lin por ĉiam el la rondoj amikaj.

Esperanto perdis treege aktivan varbemulon, SAT unu el la plej unuaj anoj, kiu levis ĝian standardon. La standardportinto falis, sed ni ĝin alten tenados k flirtigos super la detruendaj landlimoj, pri kies disrompo la mortinto revis.

Respektoplene ni rememoros pri ĉiuj liaj bonaj ecoj.

Funebre komunikas al la SAT-anaro la

Nov-Jorka Grupo “Esperantista Proletaro”.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

En aŭg. 1928 la ministerio de publika klerigado en Polio permesis la instruadon de esp-o kiel nedeviga lernobjekto en la lernejoj. Praktike efektivigata estis tiu ĉi decido en la Bjalistoka distrikto, kie la instruistaro, ne atendante sian propran finstudadon, komencis organizi kursojn en popolaj lernejoj. Esperanto estas nun instruata en 18 Bjalostok-regionaj regnaj lernejoj k en regna gimnazio en Grajevo.

Pola sciencisto k politikisto F. A. Ossendovski, konata pro sia verko “Bestoj, homoj

— paĝo 4 —

216 — SENNACIULO

k dioj”, antaŭ nelonge deklaris en Parizo dum intervjuo, ke esp-o estas necesa por la interkompreniĝo de nacioj k povas ludi gravan rolon por arto k literaturo.

En la sveda parlamento kelkaj parlamentanoj en ambaŭ ĉambroj proponis subvencion de 4600 kronoj por ebligi kursojn en esp-o por instruistoj. La estraroj de l’ du geinstruistaj unuiĝoj deklaris sin pretaj organizi la kursojn.

*

Salutojn sendas al ĉiuj de sia mondvojaĝo perbicikla el Persio K-do Paul Posern (12 008).

[BILDO p.4 | 9,22,37,28] Ornama vinjeto: malfermita libro kun plumo, en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

“Universala Esperantistigilo” de D-ro Benson. Kompleta kurso el dek libretoj (lecionoj), sume pli ol 300 pĝ. Prezo 1,50 $ (po libreto 0,15 dol.). Eld.: Benson School of Esperanto, Inc. 518 Broad St., Newark, N. J., U. S. A. Tiu verko estas la plej miriga provo instrui esp-on en tutmondo sen instruanto; ĝi enhavas milojn da tre trafaj bildetoj, klarigantaj ĉion en la lingvo. Plej multaj el tiuj bildetoj estas geniaj eltrovoj k pedagogiaj mirindaĵetoj.

Certe ni opinias, ke esp-on oni povas instrui ne prononcante unu vorton de gepatra lingvo, ke ĝuste tia parola senpera metodo estas la plej efika k rapida por ordinaraj laboristoj; sed ni kredas ankaŭ, ke per universala lernolibro oni ne povas ĉion instrui al ĉiuj, ĉar tia lernolibro ne estas adaptita al ĉies bezonoj. Ekz. por sovetianoj, azianoj, araboj, alfabeto de esp-o bezonas esti klarigata pli longe ol por okcident-eŭropanoj; uzon de l’ artikolo oni bezonas insiste klarigi al rusoj, kiuj ne posedas ĝin en sia lingvo, dum al angloj, francoj k ĉiuj latiniduloj estas granda malfacilo apliki akuzativon.

Por eviti erarojn en uzado de esp-o, la lernanto (supozante, ke li ne havas esp-on kiel gepatran lingvon) devas esti atentigata pri propraĵoj de sia gepatra lingvo, germano pri deklinacio de l’ artikolo, franco pri “partuma” artikolo . . . komplikaĵoj ne ekzistantaj en esp-o.

Tamen serioza, kompetente verkita “Universala Esperantistigilo” havas avantaĝon. Al ĉiulandaj esp-instruantoj, kiuj plej ofte ne estas profesiaj lingvo-instruistoj, ĝi diskonigas efikan metodon bazitan sur lastaj progresoj de lingva-instrua pedagogio. La pedagogia principo de la tuta verko de D-ro Benson estas jena: “Unu bildo valoras mil vortojn!” Bonega principo, kiu prave stariĝas kontraŭ la malnova metodo, laŭ kiu la instruanto preskaŭ la tutan leciontempon paroladis . . . per gepatra lingvo!

Sed unu parolo, komprenate prononcata de la lernanto mem en la lernata lingvo pli valoras ol unu sugesta bildo. Unu objekto, unu gesto, unu ago, kiu devigas la lernanton paroli al la instruanto aŭ al la kunlernantoj per la lernata lingvo valoras dek mil vortojn! Ni memoru, ke popolamasoj ne povas lerni fremdan lingvon sen instruantoj, ke por infanoj k ordinaraj laboristoj lerni lingvon estas precipe paroli ĝin kun iu perfekte scipovanta ĝin. Tial ni kredas, ke “Universala Esperantistigilo” ne povas atingi sian universalan celon.

Malgraŭ tio, la valoro de tiu lernolibro resta grandega. En la manoj de progresema instruanto, ĝi liveros modelajn parol-ekzercojn. La verkantoj de esp.-lernolibroj en ĝi trovos interesan materialon por uzado de la senpera metodo. En la lernolibraro de esp-o ĝis nun mankis la sistema uzo de bildoj, kiel fiksiloj de la vort- k fraz-sonoj. Tre granda estas la merito de D-ro Benson (detalajn kritiketojn ni ne volas fari), ĉar per lerta diskonigo tra tutmondo de sia metodo (konkretigado perbilda de ĉiuj lingvo-flankoj: vortaro, afiksaro, gramatiko, konversacio, rakonto), li enkondukis gravan progreson en instruado ne nur de esp-o, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj lingvoj.

M. Boubou.

MEMORNOTO

Priesper. artik. k notojn enhavis: Las Noticias, Barcelona, 10. 2.; Signalen, Stokh., 14. 2.

Pri la SAT-Kongreso raportis: Prolet. Zeitgeist, Zwickau, n-o 6.

Peresper. materialon enpresis: Travail, Lyon, 16. 2.; Le Travailleur, Chartres, 9. 2.; L’Humanité, Strasbg., 16. 2., 17. 2. (kun anonco pri perletera kurso).

Korektoj. Bedaŭrindaj kompost-eraroj restis nekorektitaj en n-o 230. Oni legu pĝ. 189, 1-a kol., lin. 16 de malsupre: Krimeco (anst. Krimeo), pĝ. 190, 1-a kol., lin. 20 de malsupre: tempoj (anst. temoj), 2-a kol., lin. 5 de malsupre: sentaŭgaĵon, lin. 29 de malsupre: grundo (anst. grando). Pĝ. 192, 2-a kol. lin. 33 de supre: dogmuloj (anst. domuloj), pĝ. 195, 2-a kol., lin. 32 de supre: mizera (anst. dizera). Kelkajn aliajn la legantoj mem korektos, ĉar ili ne prezentas enigmojn.

Socialistaj Gek-doj de l’ Amsterdama Internacio!

La partitago de l’ Socialdemokrata Partio de Germanio estas prokrastita. Ĝi tre verŝajne okazos en majo ĉi-jara. Preciza dato estos sciigata. — Köckeritz (77).

NIA POŜTO

6604. — Art. pri “mobilizi” aperos tuj kiam eble. La taglibrajn notojn ni intencas uzi kiel felietonon — ĉu parton aŭ la tuton, dependas de la disponebla spaco.

7349. — Ni preferas originalojn. La “rebuso” aperos certe.

6600. — Via artik. aperos.

Eskor. — “Moko” aperos.

12 448. — Ni transsendis vian rap. al red. de “Stud. Paĝo” (Minsk). Estonte rilatu rekte kun li.

5618. — Ni transsendis vian materialon al la red. de “Lib. Pens. P.” en Leipzig.

603. — S.-K. P. en venonta n-o. Ne sendu tro da materialo; pli bone kalkulu. — Red.

[REKLAMO p.4] 100 edukistoj volas kolektive korespondi kun vi! Aliĝu al edukista labor-rondo TEPS sendante ĉiumonate artikolon pri vialanda lernejo k instruistaro. Vi ricev. ĉiumonate senpage 12—16-paĝan informilon (TEPS-leteraron), 4—8-paĝan gazeton “Vojo de Klerigo”. Sendu tuj artikolon al: Marcel Boubou, 96, rue Saint-Marceau Orléans (Loiret), Francio.

[REKLAMO p.4] Se vi deziras konatiĝi kun la esperantista movado en Sovetio, kun la metodoj de esperantista propagando, varbado kaj instruado en Sovetio, abonu al “Bulteno de CK SEU” (Preskaŭ tute esperantlingva) Jarabono 2 germanaj markoj. La abonpagon oni sendu al K-do R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio).

Okaze de la Unua de Majo

la “Laborista Esperantista Federacio” intencas presigi specialajn disdonotajn en amaskunvenoj flugfoliojn, kies teksto konsistos el alvoko por esp-o k, kiel pruvo de ĝia uzebleco, salutleteroj de diverslandaj laboristaj organizoj. Kamaradoj! Sendu k sendigu de viaj esp. grupoj k sindikatoj, ĝis komenco de aprilo plej malfrue, mallongajn salutleterojn al Fédération Espérantiste Ouvrière, 177 rue de Bagnolet, Paris XX.

[REKLAMO p.4] J. Stalin PRI LENIN ĵus aperis en esperanto en la serio “Komunista Biblioteko” eld. de Kom. Frakcio de SEU. Prezo 0,30 mk. g. 24 pĝ. Mendebla ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germ.

ENHAVO:

paĝo

  • La komuno de 1871 kaj ĝia plej aĝa postvivanto . . . 209
  • La vivstato de malriĉa virino en Japanio . . . 210
  • Gepatraj konsilantaroj en Anglio . . . 211
  • Naturamika renkontiĝo en Berhtesgaden . . . 211
  • Diversaĵoj . . . 211
  • Sennaciula Liberpensula Paĝo . . . 212
  • Tagoj el mia vivo . . . 213
  • Diskutejo . . . 213
  • Tra Esperantio . . . 214
  • Tra la movado . . . 215
  • Recenzejo — Anoncoj . . . 216

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 233, 21-a de marto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 233 — APERAS SEMAJNE — 21. Marto 1929

[BILDO p.1 | 45,4,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA RUĜA MARTO

I. Historia rapid-skizeto

Depost nememoreblaj tempoj la marto estas monato de revolucioj kaj de spirita renovigo, kaj espereble ĝi restos tia, ĝis la posedanta klaso devos cedi siajn privilegiojn al la evoluema kaj emancipiĝema laborista klaso.

Se ni trarigardas la tagojn de tiu ĉi “ruĝa monato”, ni renkontas preskaŭ ĉe ĉiu tago la datmemoron pri iu revolucia faro. La unuan de marto 1792 la klubo de l’ jakobenoj okupis la unuan lokon de la franca revolucio en Parizo.

La 4-an de l’ jaro 1848 eksplodis en diversaj lokoj de Germanio la revolucio, ankaŭ en Münheno, kie burĝoj kaj laboristoj atakis la arsenalon kondamninte la reĝon kaj konstruis la unuajn barikadojn.

La 9-an de marto 1793 Danton fondis la unuan revolucian tribunalon. Samdate okazis ribelo de kamparanoj en Mezeŭropo, kiu kondukis al atako kontraŭ la episkopa palaco en Fulda. La ribelo tuj disvastiĝis ĝis Frankfurt kaj Turingio.

La 13-an en jaro 1917 eksplodis la t.n. februara revolucio en Rusio. Oni sentronigis la caron kaj Kerenski okupis la unuan lokon en la revolucia registaro. Samdate en 1848 disvastiĝis la germana revolucio ĝis Vieno, kie oni atakis la arsenalon kaj suprentiris sur la Stefan-katedralo la nigra-ruĝa-oran standardon, signon de l’ respublikanoj.

La 18-an de l’ jaro 1848 eksplodis granda revolucia movado en Berlin. Pafo el almarŝanta taĉmento de la kastelo kaŭzis la unuajn sangajn interpuŝiĝojn. Samtage en la jaro 1871 oni proklamis la Komunon en Parizo.

La 19-an de l’ jaro 1848 Frederiko Vilhelmo IV. publikigis proklamon: “Al miaj karaj Berlinanoj!” plenan de demagogio. Malgraŭ tio la ribelo disvastiĝis tra Mezgermanio ĝis Badeno.

[BILDO p.1 | 34,45,64,76] Desegnaĵo: tumultanta homamaso; antaŭe figuro en hela vesto kun levita brako kaj malfermita buŝo, ĉirkaŭata de aliaj figuroj kun levitaj manoj, sur malhela fono. Subskribo: Desegno de Domie’ (fr.: Daumier)

La 20-an en 1890 Bismark, la “fera kanceliero”, ribelis kontraŭ Vilhelmo II. rifuzante al li servi, per fama “adiaŭa letero”; (ankaŭ ribela ago, kvankam ne laborista kaj eĉ ne kontraŭmonarkia).

La 21-an en jaro 1848 Frederiko Vilhelmo IV. devis fari procesion tra Berlino mok-ornamite per nigra-ruĝa-ora skarpo, respublikana signo. La popolo mokridegis post li. Samtage en 1917 la revolucia Rusio prenis la familion de l’ caro sub sian zorgon.

La 25-an en 1848 oni forbruligis en Münheno la bildon de la “prusa reĝo” sur publika placo. La 27-an samjare la “mitralprinco”¹ de Prusio retiriĝis kaj rifuĝis Anglion.

La 28-an en jaro 1901 Vilhelmo II., nun en Holando, kreis la vorton pri “malobeemo de la Berlinanoj”.

La 31-an en 1848 kongresis en Frankfurt la fondiĝanta “Antaŭparlamento”.

La “ruĝa marto” ja vere enhavas la diablon. De 1792 ĝis 1848 kaj trans la Komunon de 1871 al la rusa ribelo en 1917 … ĉiam granda paŝo antaŭen, ĉiam supren al liberiĝo de generacio al generacio².

La monato marto, en kiu la vintra malvarmo rompiĝas, la riveroj malglaciiĝas kaj la printempa varmo provizas la homojn per milopaj fortoj, estas la monato de la espero kaj de la revoluciaj ekbataloj.

Tial kun varmegaj koroj kaj feraj pugnoj en la marton. Neniam ni flankeniĝu de nia celo: forigi la regantan klason, por fine liberiĝi. “Leviĝu, en mizer’ dronanta …”

SATano (7537).

¹ Fred Vilhelmo IV. — Red.

² Ne citis la aŭtoro gravajn revoluciajn agojn dum la martoj, kiuj sekvis la postmilitajn jarojn, en Germanio: Marto 1919 — Ĝenerala striko en Berlin, bataloj inter maristoj — laboristoj kaj regnaj soldatoj; murdo al Leo Joĝiŝes kaj V. Silt [?] — revoluciaj gvidantoj; murdo al 29 maristoj en Berlin. Proklamo de l’ soveta respubliko en Hungario. Marto 1920 — Ribelo de l’ kontraŭrevoluciulo Kapp en Berlin, ĝenerala striko kaj bataloj en la tuta lando. Bataloj inter ruĝa kaj blanka armeoj en Ruhr-regiono. Marto 1921: Mezgermania ribelo sub gvido de Maks Hölz.

Ni aldonas por kompletigo tiujn datojn de bataloj, en kiu la laboristaro perdis milojn da revoluciemaj K-doj. — Red.

— paĝo 2 —

218 — SENNACIULO

II. Ni proksimigu Estonton!

Kvankam ne estas kutimo, aperigi prozajn artikolojn ritmigitajn per apliko de l’ elizio, ni en tiu ĉi verketo ne volas ŝanĝi la formon, kiu ŝajnas al ni tre bela kaj artplena. Red.

Ĉi kri’, maltrankvila alarma la kri’, eknaskiĝis en mia anim’ dum la horoj senfinaj de l’ nokt’, kiam oraj ĉielaj okuloj rigardas silente al mia loĝej’ tra la truo- fenestr’; kiam tero ĉirkaŭe sub blua kovrilo de l’ nokto en sonĝo inkuba dormetas kun sia sufer’, ĝin timeme kaŝante de stelaj rigardoj scivolaj, kaj kiam sendorman premitan konscion malorde trapasas la pensoj mallumaj, naskante la kanton malgajan pri l’ sorto proleta…

Tra fumo kaj flam’ de l’ nuntempo kruela, tra fajr’ de l’ senfina sufer’, per rigardo spirita ni vidas Estonton, de l’ tuta homar’ sopiratan.

Ni sonĝas revatan de ni novan vivon, al ni ĝi vidiĝas en ora brileco kaj helaj radioj de l’ sun’ … kaj ni kantas la himnojn al vivo estonta, al vivo de l’ ĝoj’ kaj feliĉo.

Kaj nia senĉesa batal’ pro l’ Estonto plektiĝas kun ĉi sopirkantoj… Kaj dume — traflugas rapide la temp’, senrevene, senhalte traflugas. Kaj dume — ĉe ĉiu moment’, forfluganta en Leton, naskiĝas nur nova kaj nova sufer’ de la vivo proleta: jen mortas en granda mizer’ laborul’, antaŭtempe frapita de l’ sort’ de prolet’; estingiĝas por ĉiam lacegaj okuloj, ĝis lasta minut’bruletantaj per kred’ nevenkebla je l’ luma estonto; jen kun korŝiranta plorkri’ eknaskiĝas la id’, — por kun sama la ploro… ĝisiri la tombon; jen post la ferkrado karcera pro longa malsat’, malesper’ kaj terur’ freneziĝas la hombatalanto pro nov’, pro estonto…

Jam tuta terglob’ estas ĉirkaŭlavita de l’ sango, de ŝvito kaj larmoj de l’ hom’, sterkita de l’ homa karnaro; jam super la ter’ ĉiuj kantoj de l’ hom’ transformiĝis en unu ĝemadon, en kiu aŭdiĝas nur vortoj maldolĉaj de l’ homa sufer’ kaj senforta malbeno…

PRINTEMPE ĈE FRATAJ TOMBOJ

Printempo! — banala vorto, —
Tamen ĝi plaĉas al ni:
Estas en ĝi plejforto,
Estas ter-er-harmoni’! . . .

Neĝo malpura degelas.
Verdas herbeto jam.
Flor’ bonodore mielas.
Ravas aŭrora flam’.

Trilas birdetoj gaje;
Flustras fabelon fontet’ . . .
Ĉio revivas maje
Post la dumvintra dormet’.

Bolas torentoj minace,
Ilia kresĉendas¹ gam’, —
Pri novbataloj senpace
Ili rakontas jam . . .

Pri la mortintoj niaj
Por la revoluci’
Ĉe la tombejtilioj
Certe ekaŭdos ci.

Kiam la flustro milde
Diros pri l’ fi-kapital’, —
Tiam kun “venĝo” surŝilde
Iros ci al batal’ . . .

Kuŝu, mortintoj, kun gloro, —
Vivas vi en la memor’,
Ĉar la printempa horo
Vin revenigas el for’.

Ĉar de l’ aŭrorrubando
Ruĝa signalas teg’:
Mortu la burĝa bando!
Vivu, proleta reg’! . . .

N. S. Pargaĉevskij (11746).

¹ Muzika termino; havas sencon de “plifortiĝas, plilaŭtiĝas”.

Rapide traflugas la temp’ senrevena, kaj ĉiumomente ĝi nur plimultigas suferon de l’ hom’. Sub regad’ de l’ Maljust’ kaj Perfort’ tuta viv’ de l’ homar’ laboranta fariĝis jam netolerebla por ĝi!

Baraktante en granda batal’ pro estonto, ni mortas sennombre sur vojo dornplena, sur vojo al viv’ atingota… Kaj morto ĉi tie por multaj estiĝis… la sava elir’ el infero…

Ĝis kiam, ho fratoj, ĝis kiam toleru ni la de l’ Maljusto regadon? En granda sopiro al nia Estonto, en nia aspir’ prikantata, ne lasu ni al la batal’ estingiĝi! Sufiĉas atendi, sufiĉas toleri, — jam venis la temp’ de l’ repago, — jam venis la temp’ proksimigi Estonton! Al lukto, proletoj de l’ mond’, enviciĝu! Per unuigitaj la fortoj renversu ni la sociordon de l’ ekspluatistoj — la regnon inferan — kaj novan konstruu la mondon, konstruu socion senklasan kaj sennaciecan — la regnon de l’ Pac’, de Labor’ kaj Feliĉ’! Do antaŭen, al cel’ de homar’ suferanta, al hela sunbrila Estonto!…

J. B.

[REKLAMO p.2] SUB RUĜAJ STANDARDOJ | Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio | de | Einar Adamson (Göteborg) | Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. | Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig

Vivstato de laboristoj en Japanio

Limigu labortempon ĝis ok horoj! Limigu la minimuman salajron de laboristo! Plibonigu instalojn en laborejoj! Donu ripoztempon antaŭtagmeze kaj posttagmeze po tridek minutoj! Ĉesigu kromhorojn de laboristinoj kaj laboron de nematuraj laboristoj!

Tiujn postulojn la laboristoj kriegis dum longa tempo. La krio pli kaj pli fortiĝis kaj fine fariĝis la kriego de la tuta proletaro. Por akiri tiujn kondiĉojn, multe da bataloj okazis inter kapitalistoj kaj laboristoj. Laboristoj jen venkis, jen malvenkis. Tiele la bataloj ripetiĝis kun grandegaj oferoj de K-doj, sed fine plenumiĝis la postuloj, venis la tempo de sukceso.

Ni proletoj akiris limigon de labortempo ĝis ok horoj, limigon de la minimuma salajro; la instaloj en la laborejoj pli kaj pli bonŝanĝiĝis higiene; en la daŭro de l’ labortago ni ricevis ripozon po 15 aŭ 30 minutoj antaŭtagmeze kaj ankaŭ same posttagmeze; laboristinoj kaj ankoraŭ ne maturaj laboristoj estis liberigataj de la kromhoroj, kvankam iuj plendas, ke ilia enspezo malmultiĝis pro sen-kromhora laborado. Tamen tiuj, kiuj laboras en tiaj plibonigitaj laborkondiĉoj, estas tre malmultaj ĝis nun, ĉar tiuj decidoj estas praktikataj nur en grandegaj aŭ registaraj laborejoj.

Ankoraŭ la plimulto de l’ gelaboristoj suferas sub severa ekspluatado fare de tiranaj kapitalistoj. Preslaboristoj, bindistoj kaj kestfabrikistoj devas labori dek horojn ĉiutage, kaj nur du libertagoj dum tuta monato estas konsentataj — kaj sen pago. Ŝpinistinoj laboradas ĉiutage 11 aŭ 12 horojn. Kiam dungantoj postulas kromlaboron de laboristinoj, ili devas ricevi permeson de la polico, kaj tiu kromlaboro estas limigita je nur du horoj. Sed iu dunganto ofte sen permeso de la polico laborigas laboristinojn dum tri aŭ kvar horoj ekster la regula laboro, kaj por eviti la punon difinitan laŭ la laboreja leĝo, ili havas ĉe si du aŭ tri falsitajn labortabelojn kaj tiele tre ruze trompplenaj mastroj daŭrigas ekspluatadon. Iuj ja foje malsukcesas kaj devige pagas punmonon.

Hisano Mijake.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 219

NOVA VIKTIMO DE “DEMOKRATA” ŜTATORDO

La 16-an de februaro mortis pro ftizo inter la muroj de malliberejo en Tallinn unu el la plej esperigaj batalantinoj por la libereco de la estonia proletaro, Vilhelmine Klementi, nur kelkajn monatojn antaŭ reliberiĝo post preskaŭ sepjara mallibereco. V. Klementi naskiĝis la 3. III. 1904 en malriĉa laborista familio. Ŝi lernis en la urba knabina gimnazio en Tallinn, sed estis eksigata pro sia politika opiniaro. Ŝanĝinte ankoraŭ kelkfoje la lokon de lernado, ŝi ekvizitis la vesperan mezlernejon en Tallinn, el kies lasta klaso ŝi estis definitive eksigata pro politikaj kaŭzoj. Ŝi partoprenis la junproletaran movadon kaj estis arestata la 8. V. 1922. En 1923 ŝi kaj kelkaj kunulinoj sukcesis forkuri el la malliberejo, sed estis rekaptataj kaj devis rekomencis sian malliberadon.

[BILDO p.3 | 33,17,62,55] Foto-portreto de juna virino kun mallongaj, iom buklaj haroj, en hela bluzo, rigardanta serioze antaŭen (Vilhelmine Klementi).

Dolora estas al la estonia proletaro la scio, ke mortis unu el ĝiaj plej bonaj filinoj kaj plej ideaj batalintinoj. Kiuj vidis la estontecon de la estonia proletaro en lumo de revolucia batalo, por tiuj Vilhelmine Klementi estis unu el tiuj, kiuj dediĉis sin kun sia tuta animo kaj sindonemo, junecaj fajro kaj entuziasmo al la almilito de pli bona estonto. Kaj ŝi estis plene ligita kun la zorgoj kaj esperoj de la tuta estonia proletaro. Ŝi ne estis pionirino, trovantino de novaj vojoj, sed des pli sindona kaj senlaca laborantino, oferanta siajn personajn interesojn al la batalado por pli justa estonto proletara. Pro siaj mirindaj karaktero kaj energio, iniciativo kaj persistemo, kuraĝa sintenado kaj komprenemo V. Klementi prezentis tipon de perfekta kaj entuziasma junlaboristino, kapabla plenumi eĉ la plej malfacilajn taskojn konfiditajn. Precipe rimarkinda estis ŝia organizada kapableco kaj sendube, se ŝiaj naturaj ecoj estus povintaj evolui senbare, Klementi estus povinta fariĝi tre rimarkinda aktivulino en la estonia laborista movado. Bedaŭrinde ĉio aliel finiĝis. Enterigite inter la timigaj malliberejaj muregoj de la “demokrata” ŝtatordo, kie pro oftaj karcerpunoj ruiniĝis ŝia sano, Klementi malsaniĝis je ftizo, al kiu lasttempe aliĝis reninflamo. Kvankam ŝi estis grave malsana, ŝi estis transigata en malsanulejon nur, kiam ŝi estis preskaŭ mortanta. Kaj ŝi mortis, havante nur 24 jarojn, pasiginte la plej belajn florantajn jarojn de sia juneco en stultiga mallibereco. La tuta estonia proletaro funebras pro la trofrua morto de ĉi tiu sindona, kuraĝa K-dino.

Ŝia enterigo okazis la 24. II., kiam la burĝaro festis la 11-jaran datrevenon de la fondiĝo de la “sendependa, libera Estonio”, demokrata respubliko, kiu ne hontas kondamni neplenaĝulojn al punlaboro longjara. La enterigo de K-dino Klementi iĝis kvazaŭ manifestacio, ĉar multnombraj estis la Gek-doj akompanintaj ĉi tiun senkulpan viktimon de ŝtata maljusteco.

H. D. (4227).

NOTO: La kliŝo al tiu ĉi artikolo estas pruntedonita.

Dek jaroj de Popola Komisario por Sankonservado en Sovetio

Dek jaroj estas malgranda limtempo ne nur en vivo de regno, sed ankaŭ en vivo de ia institucio. Sed se ni konsideros, kiaj dek jaroj estis travivataj, en kiaj kondiĉoj dum la fluo de tiu ĉi periodo estis farata grandega laŭ ĝia forto kaj skalo krea laboro; do la objektiva observanto estos mirigita kaj konsternita pri la atingitaj rezultoj. Kaj li, ne sciante pri la limtempo de laboro en la Komisario por popola Sankonservado, sendube multobligos en penso tiun limtempon.

Nur revolucia laboro sin apoganta sur la simpatio kaj sur la aktiva partopreno en konstruado fare de l’ popolaj amasoj povas festi tian laŭ tempo mallongan, sed laŭ atingoj gloran jubileon. — Estas malfacile prikalkuli, kiel multo estas farita en tiu ĉi tempo: estis aranĝata laŭleĝa, plana laboro en afero de l’ popola sankonservado, en malfacila periodo de l’ civila milito. Estis neniigataj la infektaj epidemioj, estis plibonigataj la higienaj kondiĉoj de ekzistado kaj de laboro ĉe la laboruloj.

La saniga medicino en malvasta maniero kunplektiĝante kun la profilaktiko, profunde enradikiĝis inter la loĝantaro, la profilaktiko donis fortikajn kaj profundajn radikojn, la morteco kaj malsaniĝado de l’ loĝantaro malaltiĝis. La tuta respubliko kovriĝis per reto da ripozejoj kaj malsanulejoj. Energie ekfloris la malsanul-kleriga propagando. La scienca medicino ne nur atingis

[BILDO p.3 | 63,58,90,72] Foto: rentgena aparato en kabineto; knabo staras antaŭ ĝi, kaj viro en blanka kitelo sidas apude. Subskribo: Rentgena elektrumo en akceptejo por senhejmaj infanoj

grandan alton, sed ankaŭ transformis la direkton de sia agado, kunligiĝis kun la amasoj, al kiuj ĝi portas siajn donacojn kaj el kiuj ĝi samtempe ĉerpas siajn fortojn.

Se en la fluo de l’ pasinta periodo estis atingataj tiaj grandaj rezultoj malgraŭ malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj, do sendube en kondiĉoj de plua paca konstruado, al kiu ni ĉiuj celas, la rezultoj estos ankoraŭ pli grandaj.

El “Medicina Gazeto”, n-o 19, 1928, Leningrad, trad. farmaciisto V. Mahover (10 405), Arhangelsk.

[BILDO p.3 | 9,71,25,85] Emblemo: dentrado kun fabrikaj kamentuboj kaj granda kvinpinta stelo kun la litero E.

[REKLAMO p.3] Pagante la tre ege malaltan abonmonon por la nuntempe sola esperantista mondrevuo literatura, scienc-teknika, eduka | LA NOVA EPOKO | vi certigas al vi ĉiumonate 32-paĝan kajeron kun valora, interesa legaĵo, kiu kontentigos vin. La marta n-o ĵus aperis! | Unuopa kajero estas havebla kontraŭ pago de 0,35 mk. g. ĉe | Administrejo de SAT, Leipzig O 27 (Germanio) | ☛ Petu katalogon!

— paĝo 4 —

220 — SENNACIULO

EL HISPANIO

Fakte Hispanio estas regata de ministro nomata Martinez Anido, kiu antaŭ ol alveni al diktatoreco, estis guberniestro de Barcelono kaj ĉasadis surstrate la gvidantojn de la laboristaro.

[BILDO p.4 | 26,13,37,33] Karikatura desegnaĵo de la kapo de reĝo Alfonso XIII., kun longa vizaĝo kaj lipharoj. Subskribo: Alfonzo XIII.

La ĉefministro generalo Primo de Rivera nur estas dekoracia figuro. Li nur ĉeestas en festenoj, faras patriotajn paroladojn ktp. La nunan reĝimon apogas nur la ŝtatoficistoj, kiuj bone mamsuĉadas je niaj kostoj kaj kelkaj riĉuloj kaj nobelaro. La ceteraj estas kontraŭuloj, kion pruvas la lastaj ekribeloj en la garnizonoj de la urboj Ciudad real kaj Valencia. Por ke la alilandaj K-doj povu scii la diferencon de la nunaj regantoj rilate al la antaŭaj, mi nur bezonas diri, ke la tiamaj preparis la vojon al la nunaj kaj la lastaj siavice akompanis ilin ĝis la landlimo, ĉar nenia malbono devus okazi al ili.

Tio sufiĉas por komprenigi al fremduloj, ke en Hispanio ĉiam regas la samaj hundoj ornamitaj per malsamaj kolringoj. La nunaj regantoj, kompreneble, iom diferencas de la aliaj per siaj novaj impostoj. Ĉi tiuj taŭgas por altigi la salajrojn al la pastraro, konstrui kaj ripari monaĥejojn kaj preĝejojn. Dume multaj laboristoj loĝas en malsanigaj kabanaĉoj kaj vidas malaltiĝi siajn salajrojn.

Oni dekretas leĝojn, ôni scias nenion, ĉar la gazetaro estas severe cenzurata, ĉion oni faras en mallumo, la popolo rajtas nur labori senĉese, pagi la impostojn kaj ne levi la kapon.

Jen portreto pri la lando de l’ dikaj pastroj kaj malgrasaj laboristoj.

SAT-ano 13 244.

ĈU ILI ESTAS SENNACIULOJ?

“Mi verkas kiel mondcivitano … Frue mi ŝanĝis mian patrion por la homaro, kiun apenaŭ mi image konis.”

Ŝiler (1759—1805).

* * *

“La nacioj estas kunfandiĝontaj en unu grandan, kiu faligos la landlimojn.”

Ŝevreŭj (fr.: Chevreul, 1786—1889).

* * *

“Jes, socio, kiu ne forigas mizeron, jes, homaro, kiu akceptas militon, ŝajnas al mi malsuperaj socio, homaro; k mi celas al pli alta socio, al pli alta homaro: socio sen reĝoj, homaro sen landlimoj.”

Viktor Hugo (1802—1885).

* * *

“Iun tagon, ni esperu, la tuta terglobo estos civilizita; en ĉiuj lokoj de la homa vivejo regos klereco. Tiam estos plenumita la grandioza revo de la intelektuloj: havi por patrio la mondon, por nacieco la homaron.”

Viktor Hugo (1843).

* * *

Nacioj! estas pompa vorto por signi barbarecon. Ĉu la amo haltas tie, kie haltas niaj paŝoj? Ni Disŝiru tiujn standardojn; alia voĉo krias: “Nur la egoismo k la malamo havas patrion; la frateco estas senpatria!”

A. de Lamartin (1841). (Ĉi tiu peco estas en belaj versoj en la franca teksto.)

* * *

“La faligo de la naciaj limoj, la bridado al la aristokrataj k plutokrataj klasoj, kiuj havas avantaĝon je ilia pluigo, la kunfandiĝo de la interesoj, la starigo de l’ socia egaleco, jen, al kio celas la antropologiaj sciencoj.”

Hovelak [?] (1843—1896).

* * *

“La nacieco estas fiktivaĵo ne nur absurda, sed danĝera. La patriotisma ideo k la religia ideo estas superstiĉoj, kiujn inventis la burĝaro por gvidi k obeigi la popolon.”

Oskar Klemiĉ (1873).

* * *

“La vilaĝoj unuiĝas, poste la urboj, k la provincoj, la landoj; finfine la landlimoj tiom malantaŭeniras, ke ili tute malaperos. Certe venos la tago, kiam ne plu estos milito, tial ke ĉiuj homoj estos civitanoj de unu sola k sama lando, kiu etendiĝos sur la tuta tero.”

H. Peren-Duportal (1901).

* * *

“Se oni konsideras la staton de la homaro kiel ĝi estos post tempodaŭro de cent mil jaroj, estas neeble prezenti al si alion ol puran k simplan unuecon de la homa speco; unuecon realigitan laŭ plej kompleta maniero k ampleksantan, sen ia escepto, ĉiujn homojn el ĉia ajn origino, vivantajn sur la tuta surfaco de l’ tero. Tiu absoluta unueco havos federacian registaron, kiu zorgos pri la universalaj aferoj, kun komuna leĝdona principaro, komuna al la tuta tero, kun sama fundamento de kulturo certigata al ĉiuj gefiloj de l’ homoj…

“…Inter tio, kio hodiaŭ disigas la popolojn, estas elemento tre forte kontraŭstaranta la kunfandiĝon; ĝi estas la lingvo. La gravaj lingvoj longe rezistos post la efektiviĝo de la politika unueco, k al ili sin ligos, post la malapero de la ŝtatoj, la lastaj apartiĝemaj korinklinoj. Ili estos, dum kelkaj jarcentoj, kvazaŭ moralaj patrioj, kiuj anstataŭos la materiajn patriojn. Tio estas iom konsola al ni, kiuj ĉagrene ĵetis tro akrevidan rigardon sur tion, kio estos.

“Nenio tamen estas eterna, k ni devas kutimiĝi al tiu ideo, kiu estas ĉagrena, sed vera, ke venos la tago, kiam unika idiomo, kiu eble ne estos la nia (La aŭtoro estas franco. Trad.), estos sammaniere parolata sur ĉiuj loĝeblaj lokoj. La rezigno devas esti sen maldolĉeco. Tial ke tiu unika idiomo, starigante por ĉiam la kuniĝon inter la racio k la scio, efektivigos la fratecon. La homo povos esti fiera. Li estos elfininta la konkiron de sia planedo, moviĝanta malliberejo, entenanta ĉion, kio havas penson, senton k volon. Li estos ĝin pleniginta per sama animo, lasante al la naturo la respondecon esti doninta limojn al tiu reĝlando de la spirito.”

Ludoviko Have (1902).

* * *

Tiajn platonajn frazojn pri kunfandiĝo de nacioj, pri malapero de landlimoj k. s. oni povas trovi abunde en la diverslingva eŭropa literaturo. Ĉu pro tiaj diroj oni prave povus nomi tiujn aŭtorojn sennaciuloj? Mi opinias, ke ne. Laŭ mia kompreno, sennaciulo povas esti nur tiu, kiu konscie¹ laboras por plirapidigi la historian procezon.

Ĉio, kio tendencas ĉu krei, ĉu plifirmigi, ĉu revivigi naciajn apartecojn, tio estas laŭ mi ĉu simple reakcia; aŭ, en plej bona okazo, povas nur celi al ia internaciismo, sed ne al sennaciismo.

La artefariteco kondiĉas la sennaciigon de nia planedo. Kaj nuntempe la tekniko, rezulto de artefariteco, troviĝas grandparte en la manoj de l’ kapitalistoj. Tial la sennaciiga procezo okazas sub formo de kapitalisma imperialismo. Estas tiu imperialismo, kiu enkondukas la teknikon en ĉiuj mondpartoj. Se morgaŭ Eŭropo k Usono estos regataj socialisme, la sennaciiga procezo ne povos pro tio halti k sekve ni havos ian socialisman imperialismon. Kaj tiel, ĝis la tuta planedo estos unuecigita je mastruma vidpunkto.

Estas de ĉiuj kompetentuloj konfesite, ke la lingvo ludas grandegan rolon en la vivo de homaj socioj. La lingvo estas kvazaŭ subtila k samtempe potencega teknikilo. Vera sennaciulo

¹ Necesas diri konscie, tial ke fakte, objektive multaj patriotaj, reakciaj inventistoj, teknikistoj, financistoj ktp. laboras senkonscie al la sennaciigo de l’ mondo.

— paĝo 5 —

estas tiu, kiu uzadas k aplikadas artefaritan lingvon kiel teknikilon por forpuŝi k detrui la naciajn idiomojn. Konsekvenca sennaciulo neniel k nenial povas subteni ion ajn naciecan. La batalo por la sendependeco de nacioj estas pravigebla je internaciisma vidpunkto, neniel je sennaciisma.

Se la gvidantoj de la laboristaj movadoj ĉiam ĝis nun sin deklaris por la rajto de la popoloj je nacia memdispono, tio signifas, ke ili estas nur konsekvencaj internaciistoj. Ili cetere ĉiam ĝis nun konsideris la esperantistojn kiel neatentindajn fantaziulojn.

Nek la literaturistoj k filozofoj, kiuj kontentiĝis per eldiro de belsonaj vortoj pri mondcivitaneco k kunfandiĝo de nacioj; nek la gvidantoj de laboristaj organizoj, kiuj malatentas la lingvan problemon k batalas por la sendependeco de nacioj, povas logike esti nomataj sennaciuloj.

Sed ĉu utilas batali pri vortoj? Certe ne. Mi ne vidas nuntempe grandan domaĝon en tio, ke homoj samigas la sencon de la vortoj internaciismo k sennaciismo. Sed, kiuj ŝatas logikecon k klarecon en la ideoj, tiuj ne povas konsenti al tia samigo. Aliparte, necesas aldoni, ke la vortoj sennaciulo k SAT-ano ne estas samsignifaj. Ĉiu konsekvenca sennaciulo estas ja SAT-ano, sed ne ĉiu SAT-ano estas sennaciulo. En la statuto de nia Asocio ne estas parolite pri sennaciismo. Tion bone memoru ĉiu K-do, kiu deziras ĝuste kompreni la diskutojn, kiuj okazas nuntempe en la gazeto pri tiu temo.

Herezulo.

Ĉu fraŭleco povas frenezigi?

Konsciante pri la kultura (k ne politika, kiel oni kalumnias) esenco de SAT, mi rajtas esperi, ke la enkonduko de mia pripenso, bazita sur propraj spertoj, trovos resonon. Gvidate de l’ koncepto: “Ju pli oni lernas, des pli oni ignoras”, mi celas per la sekvanta skemo klarigi al la legantoj la originon de tiom da suferoj tra la gefraŭlaro. Konsiderante, ke ni apartenas al la animala regno, en kio do ni diferencas psike de la bestoj? Tiuj lastaj, vivante laŭ naturo, agas “instinkte” k tiel ĝuas nature. Ĉu la homo, vivante “laŭ racio”, povas ĝui nature? Certe ne.

Do, la bestoj en tiu vidpunkto estas pli feliĉaj ol la homo. Se estas la homa racio, kiu diferencigas nin de l’ besta instinkta vivado, kie troviĝas la homa feliĉo? Kiam la naturo per siaj leĝoj instigas niajn sentojn al agado, tiam la instinkto regas la racion. Ĉu tia racikrizo ne igas nin imiti la bestojn? Se jes, kial do oni kritikas la viktimojn de l’ fatalo? Oni ŝajnas pravi asertante, ke la kritiko estas justa pro tio, ke oni agis malracie; sed laŭ mia propra sperto mi riskas aserti, ke pli malracie agas tiu, kiu sin konsiderante saĝa, mokas la kompatindajn geulojn, kiuj pro manko da seksa libereco falis en mistikan abismon.

Sciencaj progresoj povas helpi fraŭlecon, oni diras. Sed se ili estas malpermesataj, kion la homo profitas el ili? Nenion, certe. En tia okazo la abstino¹ estas la plej efika rimedo por eviti ĉagrenojn en la vivkondiĉoj. Sed ho ve! La abstinado ja atrofiigas la erotikajn sentojn. La homo daŭras agi racie por plaĉi al la mondo, sed alvenas momento, dum kiu oni nevole cedas. Tiam la instinkto regas la racion pro la abstina premo, kiu tiom superas la aliajn sentojn ĝis tiam observatajn laŭ bezono. En tiu momento la homo ne povas atenti pri la racio; ĝi sopiras instinkte, k rezulte de manko je kontentigo la menso saturiĝas, malekvilibriĝas k jen la homo transformiĝas en beston, idioton. Mil pensoj trairas la kapon, racio krizas k la rezulto estas suferi ne sciante pro kio. Sekve de tio naskiĝas frenezeco k ni nombras unu novan viktimon de l’ seksa mallibereco. Ĉu justas kritiki ĝin? Ne. Preferindaj estas konsiloj ol mokoj. Ĉar eĉ la plej saĝa homo falas en la abismon, se en tiaj cirkonstancoj ĝi vivas. La okazo devigas la homon.

Per tiu ĉi artikoleto mi intencas konfesi la suferojn de l’ gefraŭlaro. Konsciante, ke ĉiuj superstiĉoj k antaŭjuĝoj katenas la seksliberecon homan, mi konkludas aludante pri seksedukado en nia SAT-sfero. La SAT-anaro scios danki al eminentuloj, kiuj tutkore prizorgos estontan seksedukan fakon en SAT, ĝis la sociordo permesos k enkondukos devigan seksedukadon.

Soares (6727).

¹ Sindeteno.

[REKLAMO p.5] La Protokolaro de la VIII-a SAT-Kongreso [stelo] estas nur 64-paĝa. Sed la kompostaĵo estas densa, kun multaj mallongigoj; rezultas el tia aranĝo, ke la kajero entenas materialon kapablan plenigi 100 paĝojn. Jes, 100 paĝojn — kaj ĝi kostas nur la ridinde malaltan prez de 0,50 mk g. Cetere, eĉ se tiu Protokolaro kostus duoble pli kare, ĉiu SAT-ano devus tamen havigi al si tiun necesan dokumenton. Sekve ĉiu havas duoblan motivon por tuj mendi al Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27 (Germanio).

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 25-jara fraŭlo. Depost mia 14-a jaro mi laboris kiel komerchelpanto en diversaj vendejoj, en tre malbonaj kondiĉoj. Tiam mi aliĝis al “Junulara Socialista Asocio”. En ĉi tiu asocio mi tre zorge ĉeestis la kunvenojn, lekciojn, prezentadojn ktp. Poste mi ekkomprenis mian malbonan sorton kaj eksciis, kiel batali por ĝin plibonigi. Mi ŝanĝis la ĝisnunan profesion kaj komencis lerni la lakist-vitristan metion, havante 17 jarojn. En tiu metio mi laboregis 3 jarojn kiel lernanto. De 1924 mi laboras jam kiel submajstro en pli bonaj kondiĉoj, perlaborante somere 1,50 zlotojn hore (=0,15 dol.). Vintre oni kutime 2—3 monatojn ne laboras, kaj ĉiu laboristo de nia profesio devas zorgi ŝpari monon, por ke li poste ne malsatu.

En 1925 oni min arestis kaj akuzis pri “perfido al la ŝtato”. Ĝis la proceso mi restis en malliberejo, nome 5 monatojn. Tie mi ekkonis la plej grandan homan mizeron kaj malŝaton. Poste oni min kondamnis je 1½ jaroj da peza mallibero. La tempon en malliberejo mi pasigis per lernado, legado kaj skribado. Kiam oni sendis min al alia malliberejo, mi surprize trovis lernolibron esperantan, kiun iu malliberulo lasis. Mi komencis fervore lerni la lingvon, malgraŭ la mokoj de miaj K-doj, kiuj preferis la anglan, francan aŭ germanan lingvojn.

Sed mia fervoro ne sufiĉis, ĉar mankis al mi la konversacio. Tiam mi ĉesis lerni. Havante ankoraŭ kvin monatojn da puno, mi estis forsendata al tria malliberejo en alia urbo. Tie mi renkontis de tempo al tempo du K-dojn-esperantistojn, kiujn oni poste kondamnis je kvarjara mallibero. Kun ĉi tiuj “krimuloj” mi komencis konversacii; de ili mi eksciis, ke ili ĉefe estis akuzitaj pro sia korespondado kun sovetiaj K-doj. Bedaŭrinde mi malfrue konatiĝis kun ĉi tiuj K-doj. Mi forlasis en somero 1927 la malliberejon kaj komencis denove labori en la “libero”.

Ĝuinte tri monatojn da libereco mi estis denove arestata kun 80-membra ekskursantaro en arbaro. Ni sidis 5 semajnojn en arestejo. Preskaŭ ĉiujn oni poste kondamnis je 1—4 semajnoj da aresto pro “ĉeesto en kaŝa kunveno”. Min kun kelkaj jam pli frue kondamnitoj oni kondamnis je 2—3 monatoj. De tiam mi estas jam libera, sed necerta, nek tagon, nek horon.

Je mia instigo oni fondis ĉe nia sindikato esperantan kurson, kiu nombras jam 12 personojn, kaj ĉar la intereso estas granda, mi esperas povi vivigi krome duan kuson.

D. L. (Polio).

Ekzistas homa logiko kaj grandaj logikaj kategorioj troviĝas ĉe ĉiuj pensantaj homoj. J. Vendries.

— paĝo 6 —

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

13. Furierismo

Dum kelkaj socialistaj filozofoj sentis sin trudataj de l’ problemo armi la kolektivecon kontraŭ la homaj pasioj, Furie’ (france: Fourier), male, konsideris la pasiojn ajnajn kiel individuajn fortojn, destinitajn fariĝi sociaj fortoj per la kuniĝo, kiun li konsideras kiel fenomenon de altirado, analogan al la fenomeno de l’ fizika altirado en la universo.

[BILDO p.6 | 26,23,37,37] Portreta desegnaĵo de Fourier, profile; subskribo: “Furie’ 1772—1837”.

Kaj, por li, la socia problemo konsistas en tio kunmeti tiujn fortojn tiele, ke kreiĝos socia harmonio. Ni trovos ĉe la bazo de l’ sistemo tiujn tri principojn, nome: altirado, analogio kaj harmonio.

Aliparte, dum la socialistoj de aliaj skoloj serĉas en la historio de l’ civilizo, en la observado de l’ ekonomiaj fenomenoj, fine en la fundamentaj maksimoj de l’ moralo la elementojn por socia filozofio, Furie’ rompas plene kun la pasinto kaj forjetas kiel malutilan ĉiun de-antaŭan donaĵon, kiu ne senpere restarigas la ekzaktajn sciencojn.

La disĉiploj de Furie’ volas lin defendi kiel kreinton de sistemo; kaj dume oni povas diri, ke la socia koncepto de Furie’ estas la plej originala, kiu iam eliris cerbon de pensulo.

Spite revaĵoj kaj strangetaĵoj, elmontriĝis el la furieristaj teorioj tre forta kritiko kontraŭ niaj sociaj difektoj, amaso da noblaj kaj novaj ideoj pri la utiloj de l’ kuniĝo, pri la socia solidareco.

La verko de Furie’ ne estis vana: li restas kiel unu el la grandaj pioniroj de l’ socialismo.

Komence kaj dum vivtempo de Furie’ la doktrino ne havis grandan efikon, ĝi mirigis pli ol ĝi timigis. Sed de 1840/48 la furieristaj ideoj estis arde reprenataj de talentaj disĉiploj (Konsideran, En’ken, J. Blan, Düval’, Goden-Lemer’¹ ktp.), kiuj ilin vulgarigis per paroloj kaj skribaĵoj.

Furie’ komencas, neante la utilon de l’ metafiziko en tio, kio koncernas la serĉadon de l’ homa feliĉo. Kiel principon li starigas, ke dum 25 jarcentoj da ekzisto la t. n. politikaj kaj moralaj sciencoj nenion faris por la feliĉo de l’ homaro. “Ili servis — li diris — nur por pliigi la homan maliĉon, proporcie je la perfektiĝo de l’ reformaj sciencoj; ili finkondukis nur al ĉiamigo de l’ mizero kaj de la perfidoj, nur al reprodukto de l’ samaj suferiloj sub diversaj formoj.”

Li pensas, ke oni ne povas esperi feliĉon el ĉiuj akiritaj konoj kaj ke oni devas serĉi “la socian bonon en iu nova scienco kaj malfermi novajn vojojn al la politika genio”. Neante la principojn de l’ socia ordo, li konkludas je absoluta dubo pri ĉiuj rezultoj akiritaj de l’ civilizo. De tiu ĉi dubo mem li deduktas la absolutan apartiĝon, neceson por la pensulo malproksimiĝi por ĉiam de necertaj sciencoj, kiuj — li diras — “malgraŭ la grandegaj progresoj de l’ industrio neniam farigis la plej etan inventon utilan al la socia organismo kaj ne eĉ sukcesis forigi la mizeron.”

Furie’ do serĉis fondi propran sistemon por liberigi la homaron de l’ sociaj difektoj, kiuj baras al la natura pezoforto direkte al la feliĉo. Por tiu ĉi sistemo li serĉis la bazojn nek en la metafiziko, nek en la moralo, nek en la politika ekonomio, ĉar ili estas tiom necertaj sciencoj, sed en la principoj de l’ ekzaktaj sciencoj. Kaj li trovas ilin en la analogio, kiu al li rilatigas la sociajn fenomenojn al la fenomenoj de l’ altira forto en la universo. Tiel estiĝis en la spirito de Furie’ la teorio pri l’ altiro pasia.

Ne konsiderante multajn strangaĵojn en lia sistemo, oni tiel konstatas, ke en lia filozofio “ĉio estas ligita al la sistemo de l’ universo”: Per la kvar ĉefaj movoj kaj per la aksa movo. La ĉefaj movoj estas: 1. La materia movo; 2. La aromeca² movo; 3. La organa movo; 4. La instinkta movo. Per la aksa movo la dia potenco dispartigas la sociajn mekanismojn en la loĝataj astroj. Tiu ĉi lasta movo alamasigas la kvar aliajn, kiuj tiel estas sub ĝia dependo, kaj ĉiu organa progreso estas konstante subordigita al socia progreso (ne male!). La homa feliĉo rezultos el “scienca” pristudo de l’ leĝoj pri pasia altiro. Ĉi lasta havas tri manierojn por manifestiĝi aŭ tendencojn: tendenco al lukso, tendenco al grupoj, tendenco al serioj. Respondas al tiuj tri principaj pasioj (nomataj de Furie’ pasioj subfokusaj) aro da fundamentaj pasioj. Al la tendenco al lukso respondas la sentaj pasioj; al la grupoj la afekciaj pasioj; fine al la serioj la disdividemaj pasioj. Ni havas 12 fundamentajn pasiojn, kiuj konsistigas la harmonion.

La sentaj pasioj respondas al la kontentigo individua (tendenco al lukso); la afekciaj al reciproka altirado de l’ individuoj (tendenco al grupoj); la disdividemaj (seria tendenco) regos la sociajn rilatojn per alproksimigo de l’ grupoj, per reciproka altiriĝo de l’ grupoj.

La nunan socian staton Furie’ nomas stato dispecigita kontraŭe al la stato societa, kiun li volas konstrui per sia doktrino. En la societa stato, dank’ al kuniĝo, dank’ al subdivido senfina de l’ laboro, dank’ ankaŭ al altiriĝo, al ĉarmo, ni akiros ĝeneralan riĉecon leviĝantan, efektivan liberecon, konstantan pacon, antaŭzorgan higienon, reciprokan konfidemon, konstantan kaj senfinan progresadon.

En la dispecigita (nuna) stato la laboro estas ŝarĝo, ĉar ĝi havas kiel ĉefan motoron la personan intereson, la egoismon. En la societa stato la laboro fariĝos plezuro. En la sistemo de Furie’ la motoro de l’ kuniĝo estas la pasia altirado. Per kombinita labor-ordo la furierismo kontentigas la esencan pasion de l’ sociemo, la grupiĝojn (grupismon). Do, unue la grupiĝemo kreas la liberan grupiĝon de l’ laboristoj en malgrandaj asocioj, la grupoj. Plie la seria tendenco intervenas siavice por kunigi la grupojn en seriojn, kaj la falango rezultas el kuniĝo de serioj.

La falango povas enteni 400 mastrumadojn, proks. 1800 personojn loĝantajn en la falangejo (falanstero), kie ĉio estas organizita por vivo alloga kaj libera. Furie’ ne havis la kutiman koncepton pri edziĝo kaj familio. En la falangejo patro, patrino kaj infano ne konsistigas necesan grupon; ili estas nur unuoj, kiuj povas individue serĉi en la serioj kontentigon por siaj pasioj kaj utiligon de siaj kapabloj.

La furierista sistemo bazanta sur la libera ludo de l’ pasioj, la libera praktikado de kapabloj kaj talentoj kaj la neceso certigi al ĉiu la necesan minimumon en la intelekta kiel en la materia fakoj, ne konas konfiskon de l’ propraĵo, sed dispartigas ĝin al grupoj, serioj kaj falangoj, kiuj havos da ĝi la renton. Tute ne kontraŭbatalante la neegalecon de l’ posedoj, li kalkulas per ĝi kiel stimulilo; li ne nuligas la individuan intereson, sed tiun ĉi pasion, solan industrian instigilon en nuntempo, li ekvilibras per la amikeco, rivaleco, gloramo, ŝanĝ-amo (flirtemo) ktp.

Kiel fundamento de l’ furierista moralo aperas la solidareco, tute kiel ĉe la socia moralo de l’ komunista socialismo; sed dum por la komunistoj la egaleco estas senpera esprimo de l’ solidareco, la socia neegaleco rezultanta el la proporcieco de l’ kapabloj ne estas neakordigebla kun la sento de solidareco.

Ĉefaj verkoj de Furie’ estas: Teorio de l’ kvar movoj (1808); Pritrakto de l’ universala unueco (1822); La nova mondo industria kaj sociema (1829); La falsita industrio (1835).

¹ France: Considérant, Hennequin, Blanc, Duval, Godin-Lemaire.

² Li komprenas je tio la disdividon de l’ materio senpeza.

— paĝo 7 —

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

La franca avangarda Studentaro

(vidu n-ojn 218 k 223¹)

Ligoj kun pliaĝuloj k sindikatorganizoj. Aliflanke, UFE² defendas la interesojn de la junaj teknikistoj aŭ edukistoj ĵus finintaj siajn studojn. Tiu plia tasko estas memkomprenebla, ĉar UFE estas nur prepara antaŭsindikata organizo, helpas nur lernantojn dum kelkaj studjaroj antaŭprofesiaj. Ĝi direktas ilin al efektiva klasbatalo profesia k socia. Tial ĝi intime rilatas kun USTICA (Unuiĝo de la Sindikatoj el Teknikistoj de Industrio, Komerco k Agrikulturo), aŭtonoma, sed klasbatala sindikataro, — kun Ruĝa Federacio de l’ Edukistoj k ties profesora sekcio — k eĉ kun Internacio de l’ Eduklaboristoj.

Gravas, ke ekzistas tia kunlaborado interfaka, intergrada k internacia ĉe la komenco (de la studenta aĝo) en nia burĝa ordo, kiu neniam donos la unusisteman kontinuan lernejon alireblan por ĉiuj kompetentaj idoj de l’ popolo, k kiu klopodas dividi per malsamaj interesoj la diversfakajn intelekto-laboristojn. Malgraŭ la burĝordo ni atingas dekomence la unuecan organizon de kulturo, kiu montriĝis en Sovetio kiel natura produkto de l’ evoluo de liberigita kulturo.

Situacio de l’ alilandaj studentoj. Estas en la francaj universitatoj multaj alilandaj studentoj, kiuj imagis, ke blanka Francio estas “la lando de l’ homrajtoj k de la gastigemo”. Tiuj alilandaj studentoj ne nur ne rajtas stipendiojn, kiel francaj studentoj, sed ofte la universitataj impostoj estas por ili pli altaj. Ekzemple en la medicina fakultato la fremda studento devas pagi duoble la ekzamenimposton (droit d’ examen). Aliflanke la ŝtataj instalaĵoj (restoracioj, studenthejmoj) ne akceptas ilin. Tial la fremdaj studentoj devas lasi sin ekspluati de monavidaj hotelestroj. Tamen la burĝa franca registaro certe “prizorgas” la alilandajn studentojn. Ekzemple ĝi malpermesas per aparta dekreto al ili labori, kiel salajrricevanta dungito, en iu ajn oficejo aŭ laborejo. Mi ja konas kelkajn, kiuj tamen laboras por vivteni k pagi la studkostojn, sed ili agas kaŝe. Nur riĉaj — por reakcia franca respubliko nedanĝeraj — alilandaj studentoj povas instruiĝi. Aliaj estas nedezirataj, k se ili partoprenas al iu popolamasa manifestacio aŭ politika agado, la ŝtata prizorgo denove sin montras forpelante ilin eksterlanden en limdaŭro de 24 horoj.

UFE dekomence defendis la rajtojn de la fremdaj studentoj, postulante por ili la samajn avantaĝojn k rajtojn, kiel por la francaj studentoj. Vigle protestis UFE, kiam bulgaraj studentoj estas persekutitaj pro iu vangfrapo al burĝa eminenta bulgaro vizitinta la Dekorartan Ekspozicion en Parizo aŭ kiam ĉinajn studentojn el Kŭo-Min-Tang oni maltrankviligis ĉar ili manifestaciis en la ĉina ambasadorejo en Parizo. UFE scias, pro kiuj kaŭzoj venis ekzilite el blankteroraj landoj kelkaj neriĉaj studentoj. Dank’ al ili k dank’ al la esperantistaj studentoj, UFE komencis jam sin ligi internacie kun similaj organizoj. Tiuj ligoj, kiujn prizorgas aparta sekretario (ne franca) por eksterlandaj rilatoj, estas ankoraŭ ne firmaj, sed UFE alvokas konstante k publikigas dokumentojn pri la vivo de la studentoj en aliaj landoj.

Proleteca konduto. Ke la proksimigo de l’ intelektuloj al la manlaboruloj estas por studentoj ne nur deklarita celo, sed efektiva plenumo, pruvas la jena afereto akazinta antaŭ kelkaj monatoj en restoracio de l’ internacia organizo por helpo al neriĉaj studentoj, t. n. “Interhelpo”. En tiu internacia restoracio, kie la studentoj povas manĝi ne malpli koste ol en aliaj burĝaj restoracioj, sed kiu ĉefe por la alilandaj studentoj utilas kiel renkontejo, la kelneroj ĝenerale estas alilanduloj k estas ege ekspluatataj, devante labori 10—12 horojn ĉiutage por mizera salajro (300 fr. fr. monate plus la manĝaĵo) k suferante la daŭrajn turmentojn de la restoracia direkcio. Kelkaj kelneroj eĉ estis minacataj, ke oni klopodos elĵeti ilin eksterlanden. UFE tuj ekdefendis la restoraciajn laboristojn k okazigis en la antaŭvespero de pasko imponan amaskunvenon por la kelneroj k la studentoj (klientoj) de la restoracio “Interhelpo”. En tiu kunveno oni decidis postuli kontrolon super la restoracio fare de komitato el 6 delegitoj elektendaj de la studentoj-klientoj.

M. Boubou.

¹ Postnoto al lasta alineo en n-o 223: De multaj jaroj, kvazaŭ tradicie, la avangardaj lernantoj de “Supera Normala Lernejo” partoprenas la funebran ceremonion de laboristaro al tombejo Per-Laŝez (Père-Lachaise) por honori la mortpafitajn viktimojn de l’ “Pariza Komuno”. Tie staras la “Muro”, sur kiun ankaŭ lernantoj de l’ “Normala Lernejo” metas kronon.

² Unuiĝo Federacio de Studentoj.

NIA POSTKESTO

V. Petkoviĉ. Vian peton ni peris al jurn. “Ruĝa Studentaro”. Ĉu vi ricevis senditajn jurnalojn?

J. Ploss. Vian artik. Ni uzos. Daŭrigu kunlaboradon.

Al K-doj Pencik (Ĥarkov) k Salan (Nîmes). Viajn artik. laŭeble ni uzos. Pro la titolŝanĝo de nia pĝ. ŝanĝu iom la enhavon de viaj skribaĵoj al ni.

EL VIVO KAJ SCIENCO

Nasko kun loka sendolorigo

Prof. Pribram elprovis en la virina universitata kliniko ĉiujn ĝis nun faritajn proponojn pri forigo de doloroj dum naskado per t. n. loka anestezio. Injekto (enŝprucigo de medikamentoj) en la koncernan histon sufiĉas laŭ la sukcesaj eksperimentoj.

Telekino

La Viena brodkasta stacio komencis en aŭgusto 1928 regulan ĉiutagan bildsendon laŭ sistemo de Fulton. Disvidigataj estas po 5 bildoj. En Berlino oni ankaŭ nun komencis la bildsendon.

Radio-ŝipo kaj radio-tramo

Estas konate, ke en diversaj landoj postmilite oni konstruis grandajn modelojn de ŝipoj kaj aviadiloj direktatajn ne de homoj, sed per radio-ondoj. Antaŭ nelonge oni transformis malnovan kiras-ŝipon de germana militŝiparo (“Zähringen”) en radiodirektatan ŝipon. Dum la lastaj manovroj sendstacio troviĝis sur ŝipo naĝanta en distanco de 4 km. La anteno de senhoma “Zähringen” akceptis la ordonojn kaj mekanike per elektraj relajsoj kaj intensigiloj plenumadis ilin: volviĝis en nebulon, pafis kaj montris la trafojn de pafoj direktitaj al ĝi.

En Ĉikago oni eksperimentis simile per tramo, kiu trakuris sian linion haltante laŭ instrukcio ĉe ĉiu haltejo. — Karakterize, ke ĉiujn bonajn inventojn eluzas la militistaro.

Homo (2921)

Nova teorio pri kancero

La patologo E. Boström, Gisen (germ.: Giessen), kreis novan teorion pri estiĝo de kancero tute kontraŭan al la ĝisnuna opinio. Dum nuntempe la kancero ĝenerale estas traktata kiel kresko de “sovaĝaj” ĉeloj epiteliaj, Boström substrekas la gravecon de la sangokapilaroj. Ĉiu ulcero komencas per novformado de sangokapilaroj kaj nun el la sangotuba embria histo evoluas nediferenca histo, kiu same estas disdividata je ulceraj ĉeloj. Laŭ Boström la kancero estas ĝenerala malsano de l’ korpo sin montranta per estiĝo de ulceroj. La kancero ne signifas spontanean plimultiĝon de unu ĉelo, sed la kanceraj ĉeloj naskiĝas el indiferenta mezenhimo (intertavolo de embri-folioj) sub daŭra efiko de iuj ŝtofoj, dum la malnovaj kanceraj ĉeloj formortas. La venenfonto por kancero troviĝas en la intesto kaj pro tio estis proponita nova kuracmetodo vakcina, kiu neŭtraligu la toksinon en la intesto kaj tiel kuracu la kanceron.

Homo (2921).

SAT-ano! Ĉu vi sendis viajn artikolojn por S. S-K. P.?

Sciencaj Servoj. K-doj, kiuj povas sendi materialon aŭ nur titolojn da artikoloj (kun mencio de fonto) pri influo de laboro je homa fiziologio, estas petataj sendi ilin laŭ red. adreso por B. — Materialojn por scienca almanako sendu al red. de S. S-K. P.

— paĝo 8 —

DISKUTEJO*

Mi tamburas alarmon. Sur la fronto de SAT ne ĉio estas bonorda. Mi parolas pri la lasta libro de E. Lanti „La laborista esperantismo”. La redaktoro¹ de “Sennaciulo” ripetas kaj profundigas en ĝi tute neakcepteblajn por la internaciuloj aŭ sennaciuloj pensojn pri kolonia kaj nacia problemoj. Ĉi tiuj pensoj estas malutilaj por la proletoj kaj ili subtenas la politikon de imperialistoj. Tia libro, kia estas “La laborista esperantismo”, sen iaj pluaj korektoj kaj komentoj, ne devus esti disvastigata, ne devus ricevi la sankcion de SAT².

Lanti estas kontraŭ tio³ ke “la internaciaj kongresoj” sin esprimas por la “liberiĝo de subpremataj popoloj”, kaj li konstante metas ĉi tiun “liberiĝon” inter citsignoj. (“La laborista esperantismo”, pĝ. 27.) Plue li skribas ke la sennaciuloj pensas ke “laboristoj el Irlando, Bretonio, Nikaragvo, Koreo, Georgio (!! B. E.) Ĉinio, Hindio” kaj de aliaj “subpremataj landoj” ne havas intereson oferi sian vivon por akiri sendependecon” (La sama libro, pĝ. 28). Poste: “la sennaciuloj ankaŭ ne kontraŭbatalas la kapitalistan internaciismon⁴ pro jenaj motivoj: 1. Laŭ Lenin, “la imperialismo estas la lasta stadio de l’ kapitalismo”, 2. laŭ Marx, “la socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo, elkreskinta ĝis plena matureco” (la sama libro, pĝ. 28). Lanti kredeble opinias, ke la maturiĝinta pomo de socialismo devos fali memstare en la buŝon de la atendantoj de ĝia maturiĝo⁵. Plue: “se ĝustas tiuj asertoj de tiom eminentaj gvidantoj de l’ laborista movado, estas memevidente ke en tiu tempo, kiam oni baras la evoluon de la “lasta stadio de l’ kapitalismo” oni samtempe malhelpas al la stariĝo de l’ Socialismo (la sama libro, pĝ. 28). Tia komentado de la supraj citaĵoj estas ĉio alia sed ne marksismo, nek socialismo. Pli vere — ĝi estas fatalismo⁶. Plue: “Cetere, la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en “siaj” landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn. (La sama libro, pĝ. 28.) Tio estas jam rekta bazigo por imperialisma kolonia politiko⁷. Plue: “Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo (?).” (La sama libro, pĝ. 29.) Lanti forgesis la vortojn de Marx, ke la homoj mem faras sian historion. Paroli tiel, kiel parolas Lanti, signifas semi malklerecon inter la laboristoj.

Plue, sur la sama paĝo, li indikas citaĵon el Lenin erare*, (ĉar en la franca traduko estas erare metitaj la citsignoj) atribuante al li penson, kiun Lenin mem nomis penso de malkaŝaj kaj cinikaj imperialistoj (la vortoj de Lenin), kiuj havas “kuraĝon konfesi la absurdecon de la penso pri “reformado” de bazaj ecoj de imperialismo”. (Verkaro de Lenin, eld. I, vol. 13, pĝ. 322.) Ĝuste Lanti atribuas al Lenin jenan penson: “la imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo kaj sekve (— tie ĉi en la franca traduko kaj ĉe Lanti estas ellasitaj du ekkriaj signoj — !!⁸ — de Lenin. B. E.) la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas absolute vana”… (“Laborista Esperantismo”, pĝ. 29.) En la verkaro de Lenin (ruslingva) tiu ĉi frazo troviĝas en la XIII. vol., pĝ. 323.

Lanti mem evidente tre malmulte zorgas pri la marksismo⁹. Li intencas nur per siaj citaĵoj el Marx kaj Lenin enflui la legantojn marksismanojn. Kontraŭ tio ni devas nepre reagi. Estas nepre necese fari difinitajn konkludojn. Oni devas voki Lanti’n al ordo. Pli malsupre ni esploros ĉu estas pli vastaj aŭ pli malvastaj aŭ egalaj la ideoj de internaciismo kaj sennaciismo, sed ĉiuokaze la vidpunktoj de Lanti koncerne la Kolonian politikon kaj memdifiniĝon de nacioj ne povos esti akcepteblaj. En la prituŝitaj temoj la internaciuloj pensas konforme al Lenin, kiu skribis: “simile al tio, kiel la homaro povos veni al forigo de la klasoj per transira periodo de diktaturo de l’ subpremitaj klasoj, tiel ankaŭ al la neevitebla kunfandiĝo de la nacioj la homaro povas veni nur tra la transira periodo de la liberiĝo de ĉiuj subpremataj [?] nacioj, t. e. de ties libera povo apartiĝi.” (Verkaro de Lenin, eld. I, vol. XIX, pĝ. 172.)

La proponataj de Lanti batalrimedoj estas ĉe ni bone konata “ekonomismo”. Jen kion skribas Lanti: “La sola inda kaj profitdona batalo estas la batalo kontraŭ la mastroj en la fabriko mem, en la minejo mem, en ĉiuj laborejoj mem.” (“Lab. Esper.”, pĝ. 28.) Kvankam Lanti parolas pri la egalrajto, sed liaj pensoj pri la natura rajto utiligi la riĉaĵojn de aliaj landoj ne konformiĝas al la ideo de egalrajteco.

Nomi inter la subpremataj landoj, kvankam inter la citsignoj, — Sovetan Georgion, estas ago malhonesta¹⁰.

Nun ni transiru al klarigo de la ideo de internaciismo. Por tio ni pruntu la difinaĵojn de tiu ĉi ideo ĉe Lenin. (Vol. XIX, eld. I.)

Internaciismo estas kontraŭa al naciismo. Naciismo signifas celadon al profitoj kaj privilegioj, al vastiĝo teritoria por sia propra nacio, ekspluaton, malhonorigon kaj subpremon de fremdaj popoloj kaj suprenlevon de la propra. El tio konsekvencas malegalrajto, disiĝo. El tio — antisemitismo, kaj blankrasa ŝovinismo kontraŭ la kolorhaŭtuloj. El tio ankaŭ la patriotismo, instruata kaj enplantata en la masoj per ĉiuj al la burĝaro haveblaj rimedoj: lernejo, gazetaro, leĝaro, juĝejo kaj simpla rekta perforto, (maskita per “pura demokratio” la burĝa diktaturo de kapitalismo), perforto per la troviĝanta en la manoj de la burĝaro regna aparato. El tio ankaŭ faŝismo, t. e. naciisma fenomeno, aperanta ĉe apartaj cirkonstancoj en la batalo por la interesoj de burĝaro.

Tial ĉiujn nomitajn specojn de naciismo: antisemitismon, rasan malamon, patriotismon, faŝismon — la proletaro celas forigi per internaciismo de sento, penso kaj agado.

La naciismo sin nutras per malsamlingveco de popoloj, per la manko de universala mondlingvo. Nuntempe esp-o helpas la unuecon kaj kunecon de diverslanda proletaro, estante sola, facile akirebla por la vastaj popolamasoj internacia interkomunikilo kaj ligilo.

B. Eidelmann (7531), Moskvo.

(Fino en sekvanta n-o.)

* Atentigo. Por ŝpari lokon en la gazeto anstataŭ fari detalan respondon, mi kontentiĝos per simplaj rimarkoj, necesaj por eviti pliprofundiĝon de miskomprenoj. — E. L.

¹ La Redaktoro estas K-do N. Bartelmes.

² Neniam mi petis, ke mia verketo ricevu sankcion de SAT. Per la eldono de verkoj de Tolstoj, Kropotkin, Lenin k. a. aŭtoroj, SAT ne sankcias iliajn ideojn; same estas rilate al “La Laborista Esperantismo”.

³ Tute miskompreniga aserto: mi simple notis la fakton por komprenigi la diferencon inter la starpunkto de la internaciistoj k tiu de la sennaciistoj.

⁴ Mi diris: imperialismo.

⁵ Ĉiam mi kontraŭmetis la klasbatalon al la nacibatalo; ĉu do klasbatali signifas ne agi?

⁶ Vidu rimarkon 5-an.

⁷ Tute ĝuste: se la landoj, kiuj estas nuntempe regataj kapitalisme, estus regataj socialisme, mi ja opinias, ke ili devus ankaŭ celi al utiligado de ĉiuj naturaj riĉoj el la mondo. Kaj tio efektive estus imperialisma politiko. Kiom longe iu ajn lando posedos siajn proprajn riĉojn, tiom longe ne povos ekzisti sennacieca socio. Kaj konsekvenca sennaciisto devas subteni ĉion, kio kondukas al mastruma unuecigo — sennaciigo — de nia planedo.

* Mi komunikis pri tio al la Instituto de Lenin. La germana kaj angla tradukoj estas korektaj. B. E.

⁸ Oni vidu en “S-ulo” n-o 228 la francan tekston.

⁹ La aŭtoro iel pravas; mi ĉiam penas pensi per mia cerbo, ne per tiu de iu ajn aŭtoritatulo. Ĉi-okaze oni permesu al mi rakonti anekdoton. Ĉe nia I kongreso en Praha, mi konatiĝis kun profesoro pri marksismo. Li ĵus estis leginta la serion da artikoloj aperintaj en la gazeto “Laborista Esperantisto” sub la titolo “For la Neŭtralismon!” k kun la subskribo Sennaciulo. Demandite pri la identeco de tiu verkinto, mi respondis, ke mi ne konas lin. Kaj tiam nia marksisto aldiris: “Almenaŭ li certe konas la verkojn de Marks.” Granda estis mia miro. Mi ja konfesas, ke en tiu epoko, mi eĉ ne estis leginta “La Komunista Manifesto”. Mi konkludis el la diro de la profesoro, ke kiam simpla laboristo provas prijuĝi objektive siajn klasinteresojn, li alvenas al marksismaj konkludoj. De tiu tempo mi legadis multajn verkojn de k pri Marks. Ĉu pro tiu legado mi fariĝis pli malbona marksano?

¹⁰ Mi ne sentas min ofendita de tiu insulto k konsentas ĝentile klarigi al mia sendube honesta kontraŭulo, ke mi posedas en mia dokumentujo amason da artikoloj el socialistaj jurnaloj k eĉ rezoluciojn de kongresoj, kiuj donas al mi plenan rajton meti inter citsignojn la landon Georgio, kiel apartenantan al la subpremataj nacioj. Se mi ne uzus citsignojn, mi eble meritus la insulton de E. B. Nu, estus nehoneste insisti…

FAKTOJ KAJ KOMENTOJ

Imperialismo

la ribelo okazanta en Afganio originas de la fakto, ke la reĝo Amanula volis trudi imposton kaj militservon al sendependaj triboj, fakte vivantaj tute sendepende en la montoj, kiuj apartigas Afganion de Hindio. La ribelo de la Ŝaŭvarioj (tiel nomiĝas tiuj triboj) metis la reĝon de Afganio en malbonan situacion. Tial la riĉaj bienposedantoj de la lando profitis la okazon por postuli la neniigon de la jam enkondukitaj reformoj enportitaj el Okcidento.

Ĉu la sendependaj Ŝaŭvarioj trovos ankaŭ subtenon ĉe la organoj, kiuj defendas la sendependecon de Nikaragvo?

MOKO

En la gazeto “Berlina 8-a-hora vesper-ĵurnalo” mi trovis bildon reprezentantan belulinon, kiu malfermas la buŝon de frizita hundeto. Kaj sub la bildo mi legis tekston: “La aktorino Frida Rihard komisiis d-ron Rudolfson fari oran dentaron al ŝia malgranda kvarpiedulo. Tio estas dentista faro nova eĉ por Usono.” — En Königsberg oni konstruis por banko oran plafonon, kaj en la sama urbo estas pli ol 20 000 senlaboruloj, el kiuj nur ĉ. 12 000 ricevas subvencion.

Orajn dentojn al hundo. Oran plafonon por konstruo! — Moko al la milionoj da senlaboruloj, moko al frostantaj virinoj, al malsatantaj infanoj!

K. Maŭric.

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 225

TRA ESPERANTIO

INDIVIDUA KORESPONDADO

Male al kolektiva korespondado, kiu en plej multaj okazoj havas nur seriozajn celojn, la individua allogas novulojn, precipe pro la perspektivoj: 1. elprovi siajn fortojn de lingvoscio en praktika kampo, 2. ricevi interesajn informojn pri vivkondiĉoj, moroj kaj kutimoj de al ili mem similaj homoj el eksterlimaj landoj, 3. perfektiĝi en la lingvo kaj 4. kompletigi sian intelektan rezervon, korespondante pri iu speciala teknika, arta aŭ scienca temo.

Dum la unuaj du perspektivoj nature preskaŭ ĉiam kondukas al mis- kaj fuŝuzo de la lingvo, oni pri la du lastaj celadoj tion ne povas aserti. Sed kion fari, por eviti la fuŝan uzadon de la lingvo? Oni rekomendis ĝis nun antaŭsendan korektadon per manoj de instruanto (similan al cenzurado) aŭ difinitan limigon pri komence de korespondado por eklernintoj. Tiuj rimedoj ŝajnis al mi unuparte neindaj, duaparte ne ĉiam efikaj kaj bonrezultaj, kaj ĉiuokaze ne sufiĉaj. Efektive, ĉu malnovaj esperantistoj rajtas postuli tujan spertecon de novuloj aŭ malpermesi al ili individuan korespondon? Certe ne, ĉar, krom multaj bone konataj defendargumentoj, neniu kuraĝos laŭte aserti, ke li mem unuatempe ne fuŝe uzis la lingvon. La unua stadio de esperantistiĝo kondiĉas ĉiam pli malpli grandan fuŝadon en uzo de esp-o.

Tamen tiu mia vidpunkto tute ne alcelas ĉesigon de l’ batalo kontraŭ kripligo de la zamenhofa lingvo. Male, mi opinias, ke neniu korespondanta K-do devas prisilenti malĝustaĵojn, erarojn, fi-stilon ktp. de siaj korespondantoj. Ĉiu devas nepre enkonduki en siaj leteroj la anguleton de reciproka kritiko kaj korektado. En tiu parto de letero oni devas ĝentile, sed severe kritiki, korekti, konsili, klarigi, instigi al profunda studado de la lingvo kaj al legado de esp. literaturo.

Laŭ propra sperto mi asertas, ke la rekomendata rimedo estas tre efika. Ne nur pliviglîĝos per enkonduko de tiu anguleto la korespondado kaj perdos ofte sian babilem-karakteron, sed la korespondanto mem rimarkos, kiom utila kaj perfektiga estas tiu sistemo. Klopodo ricevi de korespondanto kiel eble plej malmulte da korektoj, instigos profundiĝi en esp. gramatikon, sintakson kaj legadon. Tiel novaj esperantistoj tre rapide progresos en la studado kaj ili evitos la staton de malnova esperantisto, pri kiu angla K-do skribis al mi: “Mi renkontis malnovan esperantiston kaj ne povis kompreni lian fi-esperanton, malgraŭ ke mi sufiĉe bone parolas.” Gek-doj! Per individua korespondado al batalo kontraŭ kripligo de esperanto!

Grigorjev (11 200), Leningrad.

Varbu por la semajna 12-paĝa “S-ulo”

Ni ne haltas en nia antaŭenirado. Eĉ malgrandaj sukcesoj kuraĝigas nin por fari pluan paŝon. Ni ne kontentas plu liveri al niaj legantoj okpaĝan maldikan gazeton, eĉ nur alterne kun 12-paĝaj n-oj. Ni opinias, ke per regule dekdupaĝe aperanta gazeto oni povas multe pli efike imponi ĉe novaj abonantoj kaj abonontoj. Ankaŭ la varieco de l’ enhavo altgrade dependas de la amplekso. Kia ĝojo por ni povi komuniki, ke komencante de la unua n-o en aprilo ni liveros al la K-doj por la sama abonprezo kiel ĝis nun

ĈIUSEMAJNE 12-PAĜAN “S-ULON”

(enkalkulante la paĝojn de “La Lernanto”). …

Ĉu estas la alproksimiĝanta printempo, kiu faras nin tiom riskemaj kaj entreprenemaj? Ne, estas la firma konfido je nia forto, kiu rajtigas nin fari tiun gravegan paŝon. Ni estas plene konvinkitaj, ke tiu nova nia progreso liberigos ĉe niaj fervoraj varbantoj novajn freŝajn fortojn kaj krome, en atentinda nombro, eldormigos multajn aliajn el niaj legantoj, kiuj ne nur volas ricevi, sed ankaŭ doni por iom kompensi niajn klopodojn. La trumpeto sonas: ni marŝas pli vigle; do, enarmeiĝu ĉe nia varbtrupo, por ke estu pravigata nia fido, por ke senhalte kaj abunde kresku nia abonantaro kaj estu atingata ĝis la Kongreso en Leipzig fierinda nombro, kiu multe superos la minimumon de 4000!

Ĉu ni sukcesos? — Jes!

Mi kredas, ke jes… ni sukcesos! Kial do ne, se ni proponas al niaj K-doj okazon aŭskulti diversenhavan, muzike kaj kante ilustritan esp-an dissendon? Kial ne, se ni prezentas al ili ŝancon ekscii iom pli pri unu el la plej interesaj anguloj de Sovetio — Ukrainio, kie grandegaj industriaj potencoj amike unuiĝas kun multpromesanta fruktoriĉeco de l’ naturo?

Sed pri kio ja temas? Pri ankoraŭ unu formo de nia esp-a interligo. Pri la formo, kie radio, poŝto, gazetaro aperas kiel ĉeneroj de longa, serpentuma, disbranĉiĝanta ĉeno. Vi legu en sama n-o “alvokon de ukrainiaj radioaŭskultantoj de esp-a kurso.” Vi ĉion komprenos mem. Vi komprenos, ke via intereso aŭskulti voĉon de ukrainiaj K-doj ne estas malpli granda, ol ilia pasia dezirego konvinkiĝi, ke vi efektive interesiĝas pri ili. Vi komprenos, ke ilia dezirego estas miksita kun iu nekonfido — kontraŭ si mem, kontraŭ siaj fortoj kaj pli multe eĉ kontraŭ tiu por ili nova, neelprovita rimedo, esp-o.

Ĉu K-do ne forigos tiun senton de nekonfide respondante dekope al la adreso citata? Mi kredas, ke jes, ke ili respondos. Per siaj eteraj gazetoj Ukrainio jam estas informita pri nia provo. Ĝi jam atendas rezultojn. Kaj ĉiu letero ricevota estos konigata ne sole al la mallarĝa rondo da kursanoj (160 p.), sed al la tuta lando. Kaj ĉiu demando estos respondata, ĉu el Ĥarkov, ĉu el koncernaj lokoj, kien ĝi estos transdonita konforme al sia enhavo.

Ni plektu tiun malsimplan reton de larĝa, multbranĉa interligo. Ni tion faru, kaj certa estas la sukceso. (5221)

Kieva Ekskursoficejo uzas esperanton

Dum la pasinta aŭtuno Kieva Ekskursoficejo eldonis poŝtkartojn kun vidaĵoj de Kievo. La klariga teksto estas en ukraina lingvo kaj esp-o. Oni preparas duan eldonon. La oficejo ankaŭ intencas eldoni gvidlibron tra Kievo en ukraina lingvo k esp-o. En la centra oficejo, kiun vizitas miloj da ekskursantoj, oni organizis esp. anguleton. La Ekskursoficejo informas ĉiujn eksterl. SAT-anojn, ke vizitante Kievon ili povas ricevi de la oficejo senpagan loĝejon, nutraĵon por rabatitaj prezoj (1 r. 15 kop. tage), senpagajn biletojn por viziti muzeojn, biletojn al teatroj kun 50%-a rabato, trambiletojn kun 37%-a rabato. Pri sia alveno eksterl. SAT-anoj bonvolu informi la oficejon laŭ adreso: Kiev, Vorovski str., 22, Ekskursbjuro.

NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!

— paĝo 10 —

226 — SENNACIULO

El la esperantigita Barnaul (Siberio)

[BILDO p.10 | 31,13,74,37] Grupfoto de la partoprenantoj de la 1-a Barnaula esperantista konferenco antaŭ domo, kun standardoj kaj ŝildo «1-a Barnaula Esperantista Konferenco 1928»; subskribo: K-do S. Goldfeder, la esperantiganto de Barnaul, sidanta (×) en mezo.

La apuda bildo montras la partoprenantojn je l’ 1-a Barnaula esperantista konferenco en fino de dec. 1928. Okazis raportoj pri militdanĝero, la dumjara esp. movado en la distrikto, internacia interligo, peresp-a agado en kluboj, oficejoj kaj entreprenoj, en lernejoj kaj pionir-taĉmentoj; estis reelektata distrikta komitato. Ĉiuj aktivaj lernantoj k Gek-doj helpis plibeligi la kunvenejon per standardoj k devizoj, afiŝegoj. Ĉeestis la konferencon 80 pers. kun decidrajtaj voĉoj, 45 konsilrajtaj k 3 oficialaj reprezentantoj de IRH, presistoj kaj Centra biblioteko. Rezolucioj pri internacia politika situacio kaj pri plua esp. agado estis akceptataj. — Dume novaj rondetoj ekfunkciis: Ĉe klubo de klerig-laborantoj (20 p.), ĉe 8-a Soveta lernejo (2 rondetoj, 58 lern.); ĉe 15-a Sov. lernejo (3-a k 4-a grupo, 40 gelern.); ĉe modela lernejo de felpelta produktado esp-o estas instruata kiel deviga lernobjekto; 2 rondetoj ĉe 2-a fervojista sovetlernejo (43 gelernantoj); baldaŭ ekfunkcios krome kelkaj ĉe pioniroj k junkomistoj. (Pro manko de instruantoj k lernolibroj la movado estas iom haltigata.) Komenciĝis varb-agitado por SAT k SEU, por varbi dum marto ĝis majo al SAT 100, al SEU 50—75 aktivajn membrojn k ĉ. 200—300 amikojn de esp-o. La loka filio de Siberia Ŝtateldonejo monsubvencias por eldoni rusl. propag. broŝureton en kvanto de 2000 ekz., poŝvortareton samkvante kaj unuaktan dram-epizodon “La Versala kaptito” tradukitan de Goldfeder (2/3000 ekz.). En la lokaj ĵurnaloj aperis dum jan. div. peresp. informoj kaj leteroj. En aprilo estos prezentata la “Versala kaptito”, konkurso por pli ampleksa rondeto k SEU-ĉelo.

S. Goldfeder (5448).

Al K-doj en havenurboj!

Kelkfoje oni plendis en “S-ulo” pri malekzisto de marista esp. movado. Naciaj kaj internaciaj esp. societoj malatentis la maristaron, kiu plej efike povus praktiki internacian lingvon. Havenurbaj esp-istoj nepre devas ekagi en tiu ĉi kampo. Ĉar multnombra esp. maristaro povos doni fortan antaŭenpuŝon al nia movado. Ĝojiga sciigo estas, ke en Antverpeno nun fondiĝis aktiva Marista Grupo Internacia kun diverslandaj anoj. Ĝia celo — disvastigo de esp-o en maristaj rondoj. Giganta tasko por malgranda grupo pionira en malglata kampo. Pro financa malpovo kaj malmultaneco ni ne povos propagandi tutmondskale. Tamen nepre necesas, ke ekzistu en ĉiu havenurbo apartaj maristaj esp. grupoj. Tial oni turnu sin per propagando al K-doj maristoj en kluboj, maristaj hejmoj kaj ankaŭ en la ŝipoj. Certe post kelka tempo pacienca laborado donos bonan rezulton. K-doj SAT-anoj, kiuj varbos en tiu medio, rekomendu viajn servojn, havigu lernolibrojn, gvidu kursojn, kaptu ĉiun okazon por pruvi la malavantaĝon de multlingveco. Pri esp-o interesiĝantaj maristoj estu devigataj viziti la esp. grupon, dum ili vojaĝas alilanden. Ligu la varbiton per korespondo al nia movado.

Nia marista grupo en Antverpeno havas favoran perspektivon por progreso, kvankam ni ne eĉ ricevis moralan subtenon de la lokaj esp. grupoj. K-doj havenurbanoj, se vi ofte volas havi viziton de eksterlandaj K-doj en viaj grupoj, varbu kaj propagandu plej aktive inter la maristaro!

Marista Grupo Internacia, Antverpeno, Ankerrui 20, Belgio.

[REKLAMO p.10] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

ĈEĤOSLOVAKIO. La ĉeĥa gaz. Slunce (Suno), dumonata revuo de “Socialista Woodcraft”, enpresos en sia dua jarkolekto (1929) titolojn de siaj artikoloj ankaŭ en esp-o k ĉe la fino de ĉiu kajero esp. resumon. Adr.: Praha XI, Lipanska 4. GERMANIO. Leipzig. En Sekcio Sudo okazis 25. 2. konversacia vespero kun teatraĵo en germ. lingvo “Nova Satano” (ne SAT-ano!) el japana lingvo pere de esp-o. La tradukinto I. Sakurada ĉeestis. La varbforto de l’ vespero estis senduba. Partopr. 33 Gek-doj. 4230. — MAROKO. En Marakech (Poste restante), troviĝas nunmomente K-do Gaspar Vilmos, hung. esp-isto, SAT-ano 1644, kiu travojaĝinte tutan Hispanion k Portugalion por en ĉiuj urboj k urbetoj propagandi esp-on, nun vizitados Marokon k de tie daŭrigos sian vojaĝon tra Afriko, ĉie propagandante esp-on. Li subtenas sin mem per vendado de poŝtkartoj kun propag. teksto. En Hisp. k Port. li havis la subtenon de ĉiuj esp. societoj. — POLIO. Varsovio. Lab. Esp. Societo “Laboro” en Pollando nuntempe gvidas en Vars. ok kursojn kun sume 90 pers. La societo fondis esp. sekcion ĉe la Intersindikata Komisiono Kultur-Artista, kiu eldonis specialan alvokon helpe de “Laboro” disvastigitan en 5000 ekz. J. L. — SOVETIO. Kohma. Oni nomis placon je nomo de d-ro Zamenhof. 26. 1. la grupo ludis spektaklon esp-an: “Oni veron ne mortigos”, k “Venko” en ejo de Centra urba teatro je nomo Semenĉikov. 2. 2. organiziĝis rondeto en 7-jara lernejo kun pli ol 40 gelernantoj k geinstruistoj. Gvidas A. Zabojen. — Perovo (ap. Moskvo). Esp-o pli k pli enpenetras socian vivon de nia urbeto. En fervoj. klubo estas aranĝita anguleto de intern. koresp. Leteroj k afiŝoj de niaj koresp-antoj estas elmontrataj. Niajn leterojn enpresas francaj K-doj en “Travailleur”. Red. de murgazeto “Voĉo de Junularo” difinis esp. peranton por koresp. Junkom. k kom. ĉeloj komisiis 3 K-dojn por konstanta interrilato kun esp. ĉelo. Sendiuloj koresp. kun francaj lab-istoj. 16. 2. okazis vesperfesto de esp. ĉelo kun helpo de junsekcio. Estis prezentata “Venko”, ekspozicio de pentraĵoj de Tokiaj lernantoj. Nun funkcias du rondetoj en lernejo k klubo. La ĉelo nombras 15 SEU-anojn k 7 SAT-anojn. B. Jus. — Samaro. Ĉe fervoj. klubo estis organizitaj 3 novaj rondetoj, kiuj 15. 1. finis elementan kurson k komencis progresigan. Samtempe komenciĝis du novaj elementaj kursoj kun 30 p. Novaj rondetoj en jan. organiziĝis ĉe stacio Samaro (du), ĉe nova k malnova konstruo de l’ fervoja linio (po unu) kun 25 p. sume. Gvidas aktivuloj, kiuj mem ellernis la lingvon en jan. Sume ĉe fervojistoj 1 progresiga, 6 komenc. kursoj. La laboro prosperas nur dank’ al leteroj el eksterlando vaste uzataj. B. j. (5583). — URUGVAJO. Montevideo. Fondiĝis lab. grupo “La Nigra Ligilo”.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

Ĉe la tutmonda skolta kunveno en aŭgusto proksime de Birkenhead (Anglio) partoprenos esp-lingvaj skoltaj trupoj. La ĝenerala sekretario de la Unuiĝo de Brazilaj Skoltoj prezentos al la unuiĝa kongreso tezon pri skoltismo k esp-o.

En la libertempaj kursoj de la Komerca Fakultato de Minas Geraes (Brazilio) estas instruata esp-o.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Le Réveil Ouvrier, Nancy, 13. 2., Elektra trusto; Juna Teksisto, Ivanovo-Vozn., 6. 2., El Litovio (223), El Usono (221); O Povo, Lisboa, 9. 1., Bazo de milit. konfl. en Ĉinio, 10. 1., Inter glacio k nebulo.

Represis el “La Lernanto”:

O Povo, Lisboa, 9. 1., Kiel Lenin alvenis la paradizon.

Prieesper. artik. k notojn enhavis:

L’Humanité, Strasbg., 22. 2.; Signalen, Stokh., 21. 2.

Peresper. materialon enpresis:

Travail, Lyon, 23. 2.; Die Einheit, Wien, feb.; Új Elöre, N.-Jorko, 13., 17. 12.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 227

NIA POŜTO

5281. — Vian “saluto”-n vi sendis tro malfrue, por ke ĝi povu trafi la legantojn okaze de la 8-a de marto. Cetere tian materialon vi devus sendi al K-dino Adamson (Box 73, Göteborg) por la Virina Paĝo.

V. Malgrin. — Tiajn alvokojn pri informado k korespondado ni ne povas enmeti senpage.

J. Borodul. — Ambaŭ artikoloj aperos.

Orenburga ferv.-rondeto. Legu supran respondon al 5281.

5296. — Neniu en la redaktejo scias rusan lingvon. Ni supozas, ke temas pri speco de araneo.

5221. — Se vi verkas koncize, jes.

Penĉev (Ruse). — N-o 227 revenis, cenzurita.

5625. — Esp. ŝirkalendaro ne ekzistas.

1367. — Abonon ni aranĝis laŭ via deziro. Monon siatempe ni donis al B.

Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

Esp. rondeto, dez. koresp. kĉl. Gek-doj. Temo laŭ elekto. Resp. garantiata. Adr.: Karl Luttenberger, Gratwein, Nr. 123 b. Graz.

— Esp. rondeto dez. interŝ. L, PK, PI, PM, bfl. kĉl. Skribu al: K-do Hans Butter, Veitsau, 152, Berndorf, IV. Resp. nepre garantiata.

FRANCIO

Filatelistoj! — Sendu almenaŭ 25 PM el via lando, vi ricevos la saman kvanton de francaj k koloniaj PM. Adr.: K-do H. Roig, 36, Rue Dedieu, Lyon.

GERMANIO

— Mi dez. koresp. kun ge-sovetianoj pri sporto, aviado k a temoj. L, PM. Resp. garantiata. Adr.: C. Möbius (flugteknikisto), Hanau a. M. — 2.

— Gekursanoj serĉas gekoresp-ondemulojn el ĉl., PI, PK, L. Skribu multnombre! Resp. garantiata. Adr.: K-do Karl Hase, Döllnitz, 10, Riesa-Merzdorf i. Sa.

K-do Karl Leopold, Ballaufstr. 23, Untermenzing b. München, dez. koresp. kĉl. PI.

K-do Anton Müller, Bahnhofstr. 1, Untermenzing b. München, dez. koresp. kĉl., L, PI.

K-do Karl Birk, Zuckerraffinerie, Rositz i. Th., dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl.

K-dino Helene Friedrich (20 j.), Hainewalde i. Sa., Nr. 35, dez. koresp. kĉl., L, PM. Resp. garantiata.

K-do Paul Bauer, Elisenstr. 133/3, Leipzig, S. 3, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PM. Resp. garantiata.

K-do Franz Kilian, Oststr. 56 b. Siegert, Chemnitz, dez. koresp. kĉl., PK, PI. Certe resp.

JAPANIO

— Labespo: — Eldono prokrastata. Malsana Red. Mutoh Kenji petas ĉesi koresp. kun siaj amikoj kelkan tempon.

NEDERLANDO

K-do Eŭgeno Ausch, Rue Goffart, 25, Ixelles-Bruxelles, dez. koresp. pri div. temoj kĉl, L, PI, certe resp.

K-do A. H. v. d. Linden, Weidespaat, 17, Amsterdam-Ost, 23, dez. koresp. kĉl pri div. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

— Socialista Sportrondo, konsistanta el junuloj dez. koresp. pri ĉ. temoj individue k kolektive. Nepre resp. Adr.: W. Kraaj, Govert Flinkstr. 100, hs. Amsterdam (Z.).

POLIO

Kamaradoj! — Antaŭ partopreno en junulara sportkongreso (Wien), ni konatiĝu por preparo, kunlaboro k propag. Skribu al: K-do Bol. Czechowski, Sosnowiec, Hale Rozwoju [?], “La Ornamo”. Resp. tuja.

RUMANIO

— Eŭgeno Ferenczi (librotenisto), Strada Eminescu, 6, Arad, dez. koresp. kun samideanoj el ĉl. pri div. temoj, PM, PI, fotaĵojn. Tuj resp.

SAARLANDO

— Esp. rondeto laborista dez. koresp. kĉl., PI, PM. Certe resp. Adr.: Ludwig Weidmann, Neue Mess-str. 22, St. Ingbert.

Veturontoj al Wien al la Socialista Junulartago (julio 29)

Ni deziras konatiĝi kun negerm. partoprenontoj. K-do Fritz Schirmer, Chemnitz, Querstr. 7, K-do Fritz Arnold, Chemnitz, Gabelsberger-Str. 57, K-do Kurt Endsfelder, Chemnitz-Glösa, Chemnitzthalstr. 21, K-dino Hilde Uhlig, Chemnitz, Henriettenstr. 29 (Germ.). Ni nepre resp.

SOVETIO

— Leningrado, SAT-ano 9310 (Tilin), volas koresp. kun spertaj gesatanoj pri k por laboreco.

K-do Vagner, Ŝkola, 2, Narofominsk, Mosk. gub., dez. koresp. pri edukado, instruado, literaturo, artoj ktp.

K-do Nikolao Ĥolm, Ŝĉepkina, 18, kv. 3, Odessa. — Esp. rondeto de Odesa Medicina Instituto, dez. koresp. kun studentoj-medicinistoj el la tuta mondo.

Adresŝanĝo. — K-do Bazilo Jeleznjakov (5583), Raboĉaja, 39, kv. 1, Samara. Korektu en Jarl. — Resaniĝinte mi iom post iom ekresp. ricevitajn koresp-aĵojn. — Skribu artikoletojn por murgaz. de S.-Zl. fervojo.

— Mi volas perfektiĝi en germ. lingvo. Koresp-adu germane k esp. kun K-do Viktoro Fallin-Stroganov, Minsk, Novo-Serpuhovskaja, 18, kv. 1. Interŝ. librojn, gaz.

K-dino N. Beslkaja (18 j.), Meŝĉanskaja, 24, Nikolaev, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo k a temoj.

K-doj Gofman k Lyjenko, Navarinskaja, 32, (metallaboristoj), Nikolaev, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo.

K-dino Viol Osijanova (19 j.), ul. Frunze, 58, Nikolaev, dez. koresp. pri artkudrado, vivo de ĉl. virinoj k a temoj.

K-do P. Blajko (studento), D.P.S. 3, kom. 38, Kloĉkovskaja, 1, Ĥarkovo, Ukrainio, dez. koresp. kĉl., L, PI. Resp. garantiata.

K-do I. Ĉibirjakov, Zavod “Krasni Oktjabr”, Rovnaja ul. 27, Stalingrad, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

K-do A. Nejman (metallaboristo), Privoznaja, 61, Nikolaev, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo.

K-do A. Mefodiev, Mehaniĉeski otdel, Gorodiŝĉenska 1-ka, st. Usad Mosk.-Nijn. j. d., kĉl. L, PI, PK, PM.

— Junaj naturalistoj dez. koresp. kĉl. Adr.: “Centra Biologia Stacio”, Moskvo, 14.

K-dino Olga Kulakova, ul. Alimova, 11, kv. 2, Moskvo, 13, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-dino Vera Ŝaraj, Olĥovskaja ul. 31, kv. 23, Moskvo, 5, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK.

K-do Nikolao Mal, ul. Engelsa, 4, kv. 1, Moskvo, 5, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, PM.

K-dino A. I. Novikova, Mjasnickaja, 21, kv. 94, Moskvo, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, PK, PI, L, PM.

K-dino Zoja Dudareva, Naberejnaja ul. 25, kv. 1, Moskvo, 61, dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata.

K-do J. Z. Gorin, Malij Kiselnij per. 3, kv. 6, Moskvo, dez. koresp. principe pri teatro, kino, muziko, literaturo, L, PI, gaz. Resp. garantiata.

K-do Eŭgeno Bukatin, (studento, komjunulo), Moskvo 1, M. G. U., dez. koresp. kĉl., vizitos la 9-an en Leipzig.

K-do R. Vikker, Voroncovo Pole, B. Nikolo-Vorobinski per. 3, kv. 6, dez. koresp. pri div. temoj.

K-dino Eŭgenija Serjantova, pr. Dobrolubova, 19, kv. 45, Leningrad, 3, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

— Esp. rondeto ĉe “Domo de Ruĝa Armeo k Marŝiparo”, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: Leningrad, pr. Volodarskogo, Dom Krasn. Armii i Flota.

K-dino Tanja Gotfeld (10 j. knabineto), ul. Kr. Zorj, 26/28, kv. 100, Leningrad, deziregas koresp. kun knabinetoj el ĉl., PI.

K-do D. Battler (kompostisto), Tipografio “Ruĝa Altaj [?]”, Barnaŭl, dez. koresp. kĉl. junular- k pionirgvidantoj pri ĉ. temoj. Certe resp.

K-do K. Smirnov (lernanto), str. Korolenko, 39, Barnaŭl, dez. interŝ. PI. Certe resp.

K-do Martinov, (oficisto), “Kolektiv C. R. K.”, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj L, PI. Certe resp.

— Mi dez. koresp. kĉl., PM, PK. Mia adr.: Siberio, Barnaul, 4-a Altajska 53 por I. Kazancev.

K-do Ĉumanov (laboristo), “Kojzavod”, Barnaul, dez. daŭre k serioze koresp. L, PK, gaz., jurn., kĉl. pri div. politikaj k profesiaj temoj. Resp. garantiata.

K-do Bajenov (instruisto), “Kojzavod”, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, Pk, PI, prec. kun junularo k instruistaro, lab-istaro pri edukaj, polit. k prof. demandoj. Resp. garantiata.

K-dino Nefedova (oficistino), “Kojzavod”, ambulanco, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, fotoj ktp., Resp. garant.

K-do P. Ĥozov (jun-laboristo), str. Nikitinskaja 171, Barnaul, dez. koresp. kĉl. (krom Germanio k Aŭstrio) pri la vivo, laboro k agado de laboristoj. Resp. garantiata.

— paĝo 12 —

228 — SENNACIULO

SOVETIO (Daŭrigo)

— Laborgrupo de ŝnuristoj, “Verjo Voĉnik”, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, Certe resp.

— Esp. fervojista rondeta ĉe klubo “Profintern”, Barnaul, interŝ. L, PK, PI, gaz., jurn. kĉl. kun fervojistaro k laboristaro.

Adresŝanĝo. — K-dino N. F. Ponomareva, Staro-poŝtovaja, 86, Rostov/Don, (stratŝanĝo). Koresp. pri ĉ. temoj.

K-do N. Bezborodov (studento), Poŝta kesto, 82, Rostov/Don, dez. koresp. kĉl. pri arto, literat., studenta vivo k interŝ. PM.

K-do I. Suŝko (fraŭlo, 25 j.), Buharinskaja ul. 5-a, kv. 1, Moskvo, 33, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI, PM, gaz. il.

SVEDIO

K-do Eric H. Lander, Eråshult, Kashborg, dez. koresp. kĉl., L, PI, PK, PM ktp.

NEPRE LEGU!

Forĝu internacian solidarecon, helpu esp.-movadon ĉe ni sendante salutl. de viaj proletaj organizoj (sindikatoj kompartioj, komjunularo, ruĝfrontanoj, IRH, gazetredakcioj, murgazetoj ktp.) al nia laborularo direktante la salutojn “Al Mezvolglanda gazeto komuno, al fervoja profunuiĝa komitato de Samaro-Zlatousta fervojo k al ĉiuj murgazetoj de la fervojo” okaze de 1. la unua majo, 2. tago de gazetaro (5. V.). Pleje efikas kolektivaj salutoj kun sigeloj, stampoj aŭ multenombraj subskriboj, ankaŭ arte plenumitaj. Adr.: USSR, Samara, Pravlenie S.-Zl. j. d., Dorprofsoj. Resp. kun presintaj l. gazetoj garantias la fervoja esp. oficejo komisiite B. Jeleznjakov (5583).

**STANDARD-**interŝanĝon kolektivan por 1-a de Majo. Kiu deziras, skribu al K-do Stefan, Ivanovo-Voznesensk, Ŝkola 3-a Internacio, Sovetio.

20 GEK-DOJ deziras seriozan korespondadon pri laborista vivo, laborkondiĉoj ktp. Resp. garant. Skribu al. Lab. Esp. Grupo Solingen, Germanio, Nordstr. 1

Kolektivo de junkom. ĉe Barnaulaj fervojaj vagonlaboristoj dez. daŭre koresp. k interŝ. L, PK, gaz., jurn., standardojn, fotojn, pri junul. k laborista vivo en ĉ. landoj. Resp. garantiata. Adr.: Barnaul “Vagonlaborejo” al K-doj Ŝatunov k Mamajev.

SAT-anoj el USSR!

Pruvu, ke por la rev. movado esp-o jam praktike estas utiligebla.

En Vieno baldaŭ okazos granda Sovetia Ekspozicio. Por kolekti la materialon estas komisiita la organizo de rev. esp-istoj. La organizo petas ĉiujn USSR-ajn SATanojn sendi al nia suba adreso: Afiŝojn (laŭ eble bildajn aŭ statistikajn) pri la plej diversaj movadoj en tuta USSR. Murgazetojn, artajn ilustritajn poŝtkartojn eldonitajn pri la div. rev. epizodoj. Unuan paĝon (titolpaĝojn) de diversaj gazetoj, revuoj ktp. esp-igu kaj alglui [?] aŭ kroĉu al la originalo. Longajn tekstojn bonvolu nur koncize traduki. Ne forgesu noti, el kiu lingvo vi tradukis, same vian adreson. Ĉion sendu ĝis meze de aprilo.

Rekompence laŭ deziro ni sendos 1. 1.-majan-salutleteron. 2. Fotojn kaj raporton pri la ekspozicio. 3. Afiŝojn pri la ĉi tiea rev. movado.

La ĝustan aranĝon de la afero garantias: SAT 246.

Adreso en la SAT-jarlibro (1928) sur paĝo 344.

Gek-doj Helpu!

LEA-grupo Untermenzing ap. München aranĝos meze de majo datrevenan feston de grupfondiĝo kun ekspozicio. Gek-doj ĉiulandaj helpu nin per alsendo amasa da ĉiuspecaj ekspoziciaĵoj, gazetoj, fotoj, PI, bfl., salutlet. k kartoj. Escepte el Svedio mankas al ni ĉiul. esp. gazetoj. Ni certe rekompencos. Ĉion bonvolu sendi al: K-do Karl Weber, Untermenzing ap. München, Neumeierstr. 21, Bav., Germ.

Atentu, sovetiaj skulptistoj!

Mi volonte volas korespondi kun ankoraŭ studantaj skulptistoj sovetiaj per leteroj kaj fotoj pri jam farita laboro. Nepre resp. Adr.: Frits Sieger, Reizersgracht 552, Amsterdam (Nederlando).

ATENTU, SCIENCULOJ!

Mi serĉas interligon kun arkeologoj kaj ŝtonepoko-prahistoriuloj, prefere kun sovetiaj aŭ francaj scienculoj. De la K-doj. esperantistoj mi petas peradon. Skribu al: K. Brandt, muzeo-administranto, Herne (Vestfalio).

[BILDO p.12 | 64,7,78,16] Desegnaĵo de koko elirinta el rompita ovoŝelo.

KOKBREDI (kokinojn) EN SOVETIO!

Deziranto skribu al: K-do Stefan, Ŝkola 3-a Internacio, Ivanovo-Voznesensk.

SOVETLANDANOJ! Kiu helpos? Junkomunisto, blankterorlandano, dezirante havi plej profundan, tutecan leninismon kaj speciale ekonomian koncepton, deziras aĉetadi koncernan ruslingvan literaturon, gazetaron, laŭ montrota programo (de Kom. Akademio k. iu ekonomia supera lernejo). Kiu ĝin sendos? Skribu! Sendu konsilojn!

Peranto: H. Muravkin (por G. R.) Berlin-Charlottenburg 4, Mommsenstr. 26, IV.

Dum incendio forbrulis mia tuta korespondaĵaro, ankaŭ la adresoj de miaj koresp-antoj. Mi petas ilin komuniki al mi siajn adresojn por renovigi la koresp-adon.

Adreso: V. Trocan, Pedtehnikumo, Turtkul, Kara-Kalpakst. Avt. obl. (Sovetio).

ATENTU, OFICISTOJ!

Grupo de oficistoj-esperantistoj (librotenistoj, kalkulistoj, kontoristoj, kasistoj, komizoj, librovendistoj) dez. koresp. kun Gek-doj el ĉ. l. pri ĉ. tem. L., PK, PI, interŝ. il gaz., esp-aĵojn ktp. Skribu laŭ adreso:

Sovetio, Mogilovo s/D (Blankrusio), Pervomajskij 71, al Grupkom. sovtorslujaŝĉih. Skribu multnombre! Ĉiu ricevos respondon!

AL MIAJ AMIKOJ!

Mia edzino naskis la 25. 1. 1929 dunaskitojn; knabon k knabinon. Ambaŭ estas sanaj k sufiĉe fortaj. Espereble ili sekvos la paŝojn de siaj gepatroj k daŭrigos la vojon de ni komencitan, kiun ni konscie iradas.

Stefo Kirchhofer, Brod (10 159).

[REKLAMO p.12] Internacional-stenografio en ĉiuj lingvoj. Gvidilo por Esperanto 1 mk. g. + 10% sendkostoj. Gvidilo en aliaj lingvoj. Instituto de Internacionalstenografio Duisburg, Friedensstrasse 79, Germ.

Alvoko de ukrainiaj radio-aŭskultantoj de esp. kurso

Karaj K-doj! Ni estas aŭskultantoj de radio-kurso esperanta. Ni aŭskultis nur 16 lekciojn, sed ni jam povas, kun helpo de la lektoro, komenci korespondi kun vi. Jen li diktis al ni ĉi leteron ukraine k ni tradukis ĝin esperanten. Ĥarkova Komitato de SEU prenis la plej bonan el la tradukoj k “S-ulo” ĝin presas. La kurson legas ĥarkova radio-stacio per la ondo 1680 m., sed nur 15 % el ni aŭskultantoj loĝas en Ĥarkovo: la stacio estas tre forta, k ni povas ĝin aŭskulti el provinco. Nian stacion povas aŭskulti germanaj, aŭstraj k svedaj K-doj. Skribu, ĉu povas vi ĝin aŭskulti? Se jes, niaj ĥarkovaj K-doj povas organizi por vi esp-an koncerton, jurnalon aŭ lekcion. Skribu, ĉu vin interesas Soveta Ukrainio, nia Donbas¹, nia Dniprelstan², nia nova laboristo k kamparano. Demandu nin k ni respondos.

Nia adreso: Ĥarkov, 2-j Radjansk. prov., n-o 1, Vseukrainske [?] Upravlinnja Radiomovlennja, kurs esperanto, USSR. Fratan saluton! — Aŭskultantoj de la kurso esperanta. (La traduko el ukraina lingvo apartenas al la kursano n-o 120, K-dino Harbuz (Aleksandrino).

¹ Donbas — “Doneca karba baseno”, fakte la plej grava en Sovetio (produktas 75% da tuta sovetia karbo). — Red.

² Dniprelstan — ukraina koncizigita nomo de nun konstruata hidro-elektra stacio ĉe Dnepraj kataraktoj; ĝi estos unu el plej potencaj en Eŭropo. — Red.

ENHAVO:

paĝo
La Ruĝa Marto 217
Vivstato de laboristoj en Japanio 218
Nova viktimo de demokrata ŝtatordo 219
Dek jaroj de Popola Komisario por Sankonservado en Sovetio 219
El Hispanio 220
Ĉu ili estis sennaciuloj? 220
Ĉu fraŭleco povas frenezigi? 221
Tago el mia vivo 221
El la Historio de l’ Socialismo (13. Furierismo) 222
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 223
Diskutejo 224
Faktoj kaj komentoj 224
Tra Esperantio 225
El la esperantigita Barnaul (Siberio) 226
Tra la movado 226
Korespondado, Anoncoj 227—28

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 234, 28-a de marto 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 234 — APERAS SEMAJNE — 28. Marto 1929

[BILDO p.1 | 41,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. meze de la kaplinio

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

PARLAMENTA REĜIMO KAJ KARBO

Do ankaŭ Aleksandro de Serbio faris sian ŝtata-perforton! Ankoraŭ lando, kiu transpasas de parlamenta reĝimo al diktatoreco! Estas vere kvazaŭ ironio, ke en la momento, kiam amasoj da homoj certigas en ĉiu tendaro, je la nomo de dio, de Frojd (germ.: Freud), aŭ de la burĝa stulteco, la morton de l’ marksismo, la okazoj de ĉiu tago alportas al ĉi tiu la plej brilajn konfirmojn.

La parlamento ne estas, kiel pretendas ĉi tiuj sinjoroj demokratoj kaj aliaj disbatantoj de l’ historia materialismo, la ideala kaj definitiva formo de l’ ŝtato. Ĝi estas simple ĝia burĝa formo; la ŝtatformo, kiu konvenas al la burĝaro. Sekvas el tio, ke la sufiĉa, sed necesa kondiĉo, por ke en iu lando vivu la parlamenta reĝimo, estas, ke tie ekzistu burĝaro. Kie estas industria burĝaro, tie oni havas parlamentan reĝimon, solidan parlamenton, kiun la unua vento forlevos.

Oni ofte estas mirigita, ke la milito de 1914 finiĝis subite per granda venko de l’ parlamenta reĝimo, kiu stariĝis en grandaj ŝtatoj, kiuj ĝis tiam estis malprovizitaj je ĝi, kaj per ne malpli granda malvenko de l’ sama reĝimo, kiu malaperas el landoj, kie ĝi estis starigita depost jardekoj. Tio montras, ke la trapaso de l’ milito kaj de l’ postmilita periodo detruis la pasivajn kontraŭstarojn, kiuj tenis la politikan reĝimon de granda nombro da landoj en stato ekster-ekvilibra, stato, kiu neniel respondis al la klas-situacio en ĉi tiuj landoj.

La unua lando, kie la industria burĝaro malvolviĝis, estis Anglio; la unua lando, kie la parlamenta reĝimo estis enkondukata, la lando, kie la parlamento posedas ankoraŭ hodiaŭ siajn plej solidajn kaj plej profundajn radikojn, estas Anglio. La dua lando, kie malvolviĝis la kapitalista industrio, estis Francio; la dua “patrio de l’ parlamento” estas Francio. Tia estis ankoraŭ la situacio en Eŭropo kelkajn jarojn antaŭ la fino de l’ 19-a jarcento: du grandaj landoj solaj, kiuj havis seriozan parlamentan reĝimon, Anglio kaj Francio.

La lastaj jaroj de l’ 19-a jarcento, kaj precipe la unuaj de l’ 20-a jarcento, vidis kreiĝi la industrian malvolviĝon de Germanio potenca kapitalista burĝaro disvolviĝis en la okcidento de tiu Prusio, kiu ĝis tiam estis konata nur kiel la lando de l’ junkroj; de tiam la monarkia reĝimo duon-absoluta, al kiu ankoraŭ estis subigita Germanio, fariĝis anakronismo; ĉe la unua okazeto ĝi devis esti renversata; la milito estis tiu ĉi okazo. La parlamenta respubliko stariĝis sekve en Germanio kaj, malgraŭ la teruraj postmilitaj malfaciloj, ĝi povis venki, relative facile, la potencajn reatakojn de l’ junkroj.

Inter la diversaj partoj de l’ malnova aŭstro-hungara imperio unu sola estis industria: estis Ĉeĥoslovakio. Post la dispartiĝo de l’ imperio la ĉeĥoslovakoj do starigis parlamentan respublikon, kaj ĉi tiu de tiam ne konis eĉ ombron da danĝero: Hungario, male, estis en la aŭstro-hungara imperio la ekzakta kontraŭo de Ĉeĥoslovakio: lando sen industrio, lando de terkulturo. Grandaj bienposedantoj kaj neniuj industriaj kapitalistoj. Tial, anstataŭ parlamento, ni trovas la diktatorecon de Horti!

Aliparte sub la supereco de Anglio kaj Francio, nacioj riĉaj, potencaj kaj …parlamentaj, amasoj da nacioj, malprovizitaj, aŭ nur malmulte, je industrio kaj burĝaro, estis antaŭmilite akceptintaj la parlamentan reĝimon; en la politiko, kiel en ĉapeloj aŭ en literaturo, oni sekvis la modon de Parizo kaj Londono. La milito tie restarigis normalan situacion, tute kiel en Germanio kaj en Ĉeĥoslovakio, sed en inversa direkto. En Germanio kaj Bohemio ekzistis burĝaro kaj nenia parlamenta reĝimo: la milito starigis la parlamenton. En la mediteraneaj kaj balkanaj landoj ekzistis parlamenta reĝimo kaj nenia burĝaro: la milito tie detruis la parlamenton.

Prenu karton de Eŭropo; marku sur ĝi la landojn, kiuj posedas grandajn karbo-basenojn, — karbo, pano de l’ industrio, nepre necesa bazo por la disvolviĝo de industria burĝaro — kaj marku sur ĝi la grandajn landojn, kiuj havas parlamentan reĝimon: vi konstatos, ke la du markoj koincidas. La grandaj landoj karbhavaj, sekve industriaj, sekve burĝaraj, estas, se oni esploras de oriento al okcidento: Ĉeĥoslovakio, Germanio, Francio, Anglio, — tio estas ĉiuj landoj, kiuj estas la nuntempaj solidaj kolonoj de l’ parlamento. Marku nun la landojn kun diktatoreca reĝimo, kaj vi konstatos, ke ili estas landoj sen karbo. Karbon ne havas Italio, Hispanio, ne Portugalio, nek Hungario, kaj senkarba estas ankaŭ… Jugoslavio. Unu sola escepto, aŭ pli vere duma kazo: la grava germana ŝtonkarba baseno de Supra Silezio estas tro novdate aligita al Polio por povi ankoraŭ servi kiel bazo por granda disvolviĝo de l’ pola burĝaro, de kie venas la hibrida karaktero de l’ reĝimo de Pilsudski.

R. Ruzon. Elfrancigis N. B.

— paĝo 2 —

234 SENNACIULO

4. listo de aliĝintoj

  • 161 Modesto Urban, Leningrad, Sov. 5089
  • 162 Franz Riedel, Rothenbach, Germ. 1472
  • 163 Edmondo Ĉihaĉov, Kamenskoje, Sovetio 6353
  • 164 Alekso Alalikin, Vjatka, Sovetio 3982
  • 165 Isaak Krolik, Smolensk, Sovetio 7610
  • 166 Sergeo Znamenskij, St. Amazar, Sovetio 7855
  • 167 Alb. J. Groenstein, Huizen, Nederlando 10451
  • 168 Johann Tramba, Wien, Aŭstrio 11143
  • 169 Mart. Stöckl, Innsbruck, Aŭstrio 6826
  • 170 Josef Fox, Praha, Ĉekoslovakio ??
  • 171 Chr. Wolfrum, Nürnberg, Germ. 882
  • 172 Hugo Hempel, Leipzig, Germanio 59
  • 173 Martin Schieritz, Leipzig 134
  • 174 F. C. Richter, Leipzig 125
  • 175 Georg Nitzsche, Chemnitz, Germ. 3018
  • 176 Otto Jeserick, Jüterbog, Germ. 3476
  • 177 Willi Chlupka, Herne, Germ. 12447
  • 178 Karl Krafft, Dresden, Germ. 12971
  • 179 Georg Stein, Dresden, Germanio 13943
  • 180 Gottfr. Hofstätter, Steyr, Aŭstrio ??
  • 181 Leopold Resch, Bad Ischl, Aŭstrio 9898
  • 182 H. Rozental, Leningrad, Sovetio 7132
  • 183 Bukatin, Moskvo 5907
  • 184 J. Balaŝov, Leningrad 2718
  • 185 Vjaĉeslav Kalaŝnikov, Nijni-Novgorod, Sovetio 1125
  • 186 Vladimir Bajenov, Ĉita, Sovetio 1367
  • 187 A. E. Smirnova, P. O. Medvejje, Sovetio 14286
  • 188 P. Klopffleisch, Dresden, Germ. 920
  • 189 Lina Fischer, Falkenstein, Germ. 10925
  • 190 Else Schimpf, Falkenstein, Germ. 13959
  • 191 Johanne Meinel, Falkenstein 13958
  • 192 Alfred Fischer, Werdau, Germanio 1900
  • 193 Alfred Scharf, Werdau, Germanio 4028
  • 194 Willi Groß, Werdau, Germanio 1899
  • 195 Bruno Bückler, Werdau, Germ. 1873
  • 196 Karl Dobeck, Falkenstein, Germ. 4151
  • 197 Fritz Reinhardt, Ellefeld, Germ. 7801

Donacoj por la Kongreso

Riedel, Rothenbach, 2.— mk. g.; Ĉihaĉov, Kamenskoje, 1.— mk. g.; Krafft, Dresden, 0.50 mk. g.; Stein, Dresden, 0.50 mk. g.; Rozental, Leningrad, 4.— mk. g.

Baloto pri nova Ĝenerala Konsilantaro

Pro ia bedaŭrinda forgeso ne aperis en la gazeto la nomo de

K-do v. d. Heid, Dortmund, 1-a horzono

en la publikigitaj listoj de kandidatoj. Fakte tiu K-do deklaris sian kandidatecon jam la 5. januaro 1929. Lia nomo sekve troviĝos je konvena loko sur la voĉdonilo.

Korektoj. En n-o 232 oni legu sur pĝ. 215, 1-a kol., lin. 26 de malsupre liajn (anst. siajn). En pĝ. 214, 2-a kol., lin. 20 de supre oni legu: kemifabriko (anst. neesp-a “uzino”).

[REKLAMO p.2] Ĵus aperis ĉe SAT: Prologo. 64 pĝ. kun titolbildo. Originala poemaro de K-do E. Mihalski. Lirikaj versoj de ensorĉa forto, kiuj pruvas mirinde la profundan esprimbelecon de esperanto. Prezo: 0.70 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

INTER NI

Eble vi diros — almenaŭ pensos — ke mi deflankiĝas, perfidemas, unuvorte “revizias”. Aŭdu tamen mian konfeson: mi legas la de Zamenhof tradukitan Biblion.

— Ha! ĉu vere; ĉu tio estas klasbatala legaĵo?…

— Mi legas la Biblion por lerni … esperanton. Kaj ĉe tia legado mi konstatas, ke Zamenhof mem lernis sian lingvon ĝis la lasta spiro. Kaj por mi estas klare, ke la genia aŭtoro emis pli kaj pli forigi la katenojn, per kiuj teoriemuloj, ŝajn-logikemuloj volis — ankoraŭ volas — malliberigi esperanton. Estas al mi klare, ke la Majstro emis pli kaj pli senbalastigi sian stilon, forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo:

“Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj.”

Kiel oni vidas, la sufikso ec estas forlasita, sen ia domaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson aĵ kaj diras: riĉo, havo, kovro, dono, plato, akiro k. s. en kazoj, kiam oni kutimas balaste diri riĉaĵo, havaĵo ktp.

Kompreneble la aŭtoro de nia lingvo uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon; sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.

Ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj. Bedaŭrinde, en la vivo de esperanto ankoraŭ forte sentiĝas la idisma logikemo, kiu celis fari el la artefarita lingvo ian mekanikaĵon.

Ni devas penadi imiti Zamenhof kaj tute liberiĝi el la emo ŝarĝi nian interkomprenilon per forjetinda balasto.

For la idismon el niaj vicoj!

* * *

Mi legas la Biblion por lerni esperanton; sed tia legado donas al mi alian instruon. La “Sankta Libro” enhavas partojn, kiuj estas tre maldecaj, aspektas preskaŭ pornografie. Bagatelo. Sed la tuto estas tiom infanece stulta, ke mi volonte rekomendus ties legadon al homoj, kiuj volas akiri la firman konvinkon, ke la religioj sin bazas sur fabeloj porinfanaj. Tamen milionoj da homoj rigardas la Biblion kiel dian parolon; milionoj konservas sian kredon, ne dank’ al, sed malgraŭ la Biblio!…

La homo estas stranga besto: en ĝia cerbo baraktas iomete da racio kun multege da kredo kaj superstiĉo. Kaj oni grave erarus opiniante, ke nur eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj kaj stultaj superstiĉoj…

E. L.

[REKLAMO p.2] ABONU AL “LA NOVA EPOKO”!

Aranĝu korespondkursojn!

Ofte oni jam konstatis la fakton, ke nia movado en la tutmondo ne marŝas same rapide kiel ekz. en Sovetio kaj Germanio. Unu el la ĉefaj kaŭzoj certe estas la manko de kursgvidantoj. Eĉ al ni en nia dense loĝata regiono ne estas eble sendi kursgvidantojn al malproksimaj vilaĝoj. Tial ni decidis aranĝi perleteran kurson. Ni anoncis en la lab. gazetaro pri okazonta korespondkurso. Al la multnombraj interesiĝantoj ni sendis post antaŭa pago lernolibron. La novaj lernantoj studas po unu leciono kaj tradukas la taskojn presitajn je la fino de ĉiu leciono. Ilin la lernantoj sendas kune kun la poŝtmarkoj por resendo. Ni korektas la tradukojn kaj redirektas ilin. Post unujara ekzisto de nia korespondkurso ni povas konstati jenajn sukcesojn: Pli ol 30 laboristoj (loĝantaj en diversaj vilaĝoj) eklernis per nia metodo esp-on, kelkaj jam finlernis, aniĝis ĉe LEA kaj SAT, kaj la plej multaj jam havas eksterlandajn korespondantojn. En iuj vilaĝoj la iamaj leterkursanoj — precipe per sia eksterlanda korespondado — jam varbis sufiĉe da novaj adeptoj por bone vizitataj perbuŝaj kursoj.

Jen la plej simpla kaj malkara maniero de korespondkurso. Similaj kursoj ekzistas krom en Germanio laŭ mia scio ankaŭ en Sovetio, Svedio, Anglio kaj Aŭstrio¹. Kaj al vi, SAT-anoj loĝantaj en aliaj proksimaj kaj malproksimaj landoj, niaj spertoj montru novan vojon por disvastigi esp-on ankaŭ en viaj regionoj, sampaŝe kun la fratoj de la cetera mondo!

G. Niĉe, Chemnitz (3018).

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. La 8. Jarkongreso de ALLE okazos 31. 3. ĝis 1. 4. en Vieno. Adr. por salutleteroj: Wien XXI, Angererstr. 14. Krom la funkciulaj raportoj en la tagordo troviĝas punktoj: ALLE k LEA, ALLE k SAT, Ni k lab. junularo k. a. 8. 2. fondiĝis instruista fakgrupo de ALLE, kiu kunvenas ĉiun duan vendredon en la monato ĉe Zentralverein der Wiener Lehrerschaft, VIII, Langegasse 20. — BRITIO. 31. marto okazos jarkunveno de BLEA en Halifax. — FRANCIO. Dum januaro kursoj malfermiĝis en Croix (Nordo), kie dank’ al la socialista urbestraro la lernantoj ricevas senpage la lernmaterialon; en Orange (Vaucluse) k Saint-Denis (apud Parizo). Sekve de la decido de la Nacia Kongreso de l’ Socialista Junularo, la koncerna organizo en la departemento Oran (Alĝerio) klopodas lernigi la lingvon al siaj membroj. — NEDERLANDO. La Kongreso de la Nederlanda Federacio de Lab. Esp-istoj okazos la 28-an de aprilo en Amsterdam. — SOVETIO. Odessa. “Allo, allo, parolas Radio-Odeso sur la ondo 900 metroj” — tiel komencas esp. lekciojn Radio-Odeso ĉiuĵaŭde 22.20 h. ĝis 22.45 h. laŭ Moskva tempo. Nun Radio-Odeso ŝanĝis ondlongon k disaŭdigas sur ondo 900 m. K-doj aŭskultantaj niajn esp. lekciojn, bonvolu skribi viajn impresojn al: USSR, Odessa, Poŝta kesto 1044, al Radio-nodo de Popolklerigo. Esperanto. — N. Holm (5459).

¹ En Francio tiuj kursoj jam ekzistas de kelkaj jaroj kaj bone sukcesas. — Red.

— paĝo 3 —

SENNACIULO 235

[BILDO p.3 | 8,6,35,13] Ornama kaplinia desegnaĵo: malfermita libro kun plumo

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Pětijazyčny Radioamatérsky Slovník. Kompilis Otto Ginz, kunlaborantaro: membroj de la Internacia Radio-Asocio Praha. Eldonis “Radiokonstrukce”, Narodni tr. 23. 11½×15½ cm. 217 pĝ.

En agrabla poŝformato aperas tiu 5-lingva (en esperanta, ĉeĥa, germana, franca k angla lingvoj) vortareto. Kaj komparante ĝin al aliaj lastatempe aperintaj fakaj vortaretoj, kiuj estas miksaĵo de ĉio krom de la koncerna fako, kiun ili pretendas prezenti, ni kun plezuro devas konstati la plenkonscian laboron de fakulo. Sed la aŭtoro(j!) permesu al mi tamen fari kelkajn kritiketojn. Ni opinias ekz. la vortojn: amplifi, interupti, kondukti tute superfluaj, kvankam pro la teknika precizeco ni akceptas: amplifikatoro (anst. plivastigilo), interuptoro (anst. interrompilo), sed kondukilo (anst. konduktilo) ŝajnas al ni tute sufiĉa. El preseraroj ni citu la plej gravajn (ĉar konstante ripetiĝantajn): impendanco (anst. impedanco), inkadeska (anst. inkandeska).

Se nur tio estas ĉefe kritikebla en tia vortaro, tiam la pluraj laŭdaj rekomendoj estas superfluaj. S. G.

Naŭlingva Etimologia Leksikono de la lingvo esperanto de Louis Bastien. — 1907. Paris, Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède. — Eldonejo Esperantista Voĉo, Jaslo (Pol.). — 249 pĝ.; 11½×18 cm. Prezo: 3 sv. fk.

Jen malnova antaŭmilita verko de l’ esp. prilingva literaturo nove eldonita. Ĉiu, kiu interesiĝas pri la etimologia deveno de l’ esp-a vortaro, kiu deziras spirite sekvi la krean laboron de Zamenhof, trovos en tiu ĉi verko plenan kontentigon. Ĉiuj oficialaj radikoj de la Universala Vortaro (sume 2445) estas entenitaj kun kompara traduko en la lingvoj latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa. Tiel oni la originon de ĉiu radiko facile povas konstati. Kvankam la verko ne estas nepre bezona en la praktiko, ĝi almenaŭ povas utili al la studemuloj kiuj volas iri al la “fontoj”. N. B.

La tragedio de Hungarujo. 4-paĝa agitfolio en formato 23×30 cm. Sen cito de l’ eldoninto.

Protesto kontraŭ la kripligo de Hungario per la packontrakto de Trianon. Esperanto estas ilo, nenio alia; trafa pruvo por tio estas ĉi tiu folio. Por montri, laŭ kiu spirito ĝi estas verkita, ni nur citu jenan kredaĵon trovitan sur ĝi: “La Hungara Kredo. Mi kredas unu Dion. Mi kredas unu patrujon. Mi kredas unu eternan dian justecon. Mi kredas la reviviĝon de Hungarujo! Amen.”

Esperanto-Kalendaro de SEU, 1929. Eld. CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo. — Prezo: 0.30 rubl.

Bloko kun deŝirebla folio por ĉiu monato. Datoj en nigra k ruĝa koloroj. Piedpaĝe memorindaj datoj revoluciaj. Admonoj por kotizpago ktp. Spaco por notoj.

Jean Gueux, Le Matérialisme, Philosophie du Prolétariat. Eldono de La Ligue Matérialiste de Belgique, 13, rue Henri Jacobs, Bruxelles. Prezo 1 fr. 32 pĝ. Franclingva agitbroŝuro de liberpensuloj proletaj en Belgio.

ĈE LA NEŬTRALULOJ

La burĝa esp. movado en Aŭstrio disiĝis k ekzistas nun “dekstra” Aŭstria Esp-Asocio (Österr. Esp.-Bund) k “maldekstra” Aŭstria Esp.-Delegitaro. Ambaŭ organizoj proponis al ALLE (lab. asocio) kunlaboron en komuninteresaj aferoj, kiu estis rifuzata.

En Frankfurt (Main) okazos paskon la 18-a germ. esp. kongreso. Samtempe kun la peresp-a konferenco pri Turismo k Reklamo.

La frato de Ĉarli Ĉaplin, Sid Ĉaplin (angle: Syd Chaplin), mem filmaktoro, esprimas sin en letero aperinta en ĉeĥa gazeto, pri la lingva problemo por parolfilmoj k diras, ke la lingvaj malfaciloj ne estos forigitaj, ĝis oni ĝenerale uzados en tutmondo esp-on.

Ĉu oni ne aranĝu konkurson de la plej bela esperantistino en la ĉiujara kongreso?” Tiun demandon serioze starigas “Esperanto” en sia lasta n-ro. Eble tia entrepreno havus ja reklaman utilon en neŭtralaj esp. rondoj.

Ĉe la Beleca konkurso en Parizo, kiel ni legas, partoprenis kiel reĝino de beleco iu deksep-jara hispana belulino, k tiu f-ino Samper estas… esperantistino, filino de UEA-ano el Valencia.

MEMORNOTO

Represis el “La Lern.”:

Politiken, Stokh., 2. 3., Mia letero (feb.). Trad. 11 289.

Priesper. artik. k notojn enpresis:

Monde, Paris, 2. 3. (pri SAT), Der Deutsche Eisenb., Berlin, 24. 2.; Las Noticias, Barcel., 17., 24. 2.; Régénération, Paris, feb.; Signalen, Stokh., 28. 2.

Peresper. materialon enhavis:

Travail, Lyon, 2. 3.; Le Sincériste, Waltwilder [?], marto; L’École Emancipée, Saumur, 3. 3. (artik. de Stay).

EDINBURGA KAJ DISTRIKTA MAJ-TAGA KOMITATO

La Edinburgaj laboristoj sendas fratecajn salutojn al laboristoj el ĉiuj landoj okaze de Majtago kaj responde alvokas sendi salutleterojn, kiuj estos laŭtlegataj de estradoj ĉe la manifestacio. Ni precipe deziras leterojn de Sindik. kaj politikaj organizoj.

Adresu ĉion al K-do G. Stevenson, 33 Buchanan Street, Leith (Britio).

K-doj Radio-amatoroj!

La Nederlanda Federacio de Lab. Esp-istoj turnis sin al V. A. R. A. (Unuiĝo de Lab. Radio-amatoroj en Nederlando) petante anonci la programojn ankaŭ esp. lingve. Ĉi tiu unuiĝo, kiu disaŭdigas propran programon ĉiu-sabatvespere k dum kelkaj horoj dimanĉe, opinias anoncadon esp. lingvan ankoraŭ ne-oportuna! Montru, K-doj, ke vi eksterlandanoj deziras aŭdi lab. programon k ke necesas uzi por la anoncado esp-on! Skribu tion, kiel grupo aŭ persono al VARA, Postbus 50, Hilversum, Nederl. Skribu multnombre!

PETEGO!

LEA-distrikto “Dresdena Industriregiono” aranĝos ekspozicion en la kadro de proletara kulturkartelo. Por inde ekpozicii, mankas multe da materialo. Atentinde estas, ke ankaŭ la manpleno [?] da “Idisti” samtempe kaj samloke ekspozicios. Pro tio la tutmonda K-daro estas petata sendi al ni elmontrindan materialon. Kompense ni sendos karton ilustritan pri Dresdeno aŭ mondfama “Saksa Svisio”.

Sendaĵoj estu adresotaj: Martin Schumann, Moritzburger Str. 60, Dresden-N. 22.

KOMUNISTAJ JUNULAR-KLUBOJ!

La komunista junular-klubo en Porsgrunn dez. koresp. kĉl. pri labormetodoj, vivo de l’ laboristaro ktp. Adr.: Arne Gaŭslo, Fredbo, Porsgrunn V (Norvegio).

ATENTU, NATURAMIKOJ!

Junular-grupo de la Naturamikoj deziras korespondi kolektive kaj interŝanĝi gaz., fotojn ktp. Temoj: Pri la gruplaboro ktp. Skribu al: Walter Kühne, Müngstenerstr. 24, Barmen (Germanio).

Gestudentoj el Rostov/Don (Sovetio)

Puŝkinskaja 45, kv. 5, L. Krivoruĉko, dez. koresp.: K-dino Merten, kĉl., pri ĉ. t., L, PI, K-dino Krivoruĉko, kĉl., pri ĉ. t., L, PI, K-dino Matyŝuk, kĉl., L, PI, PM! ktp., K-do Kudinov, kĉl., pri ĉ. t., L, PI, K-do Dubrovskij, kĉl., PI, L, pri sciencaj temoj, K-do Kovalevskij, kĉl., PI, L pri polit., filoz., sciencaj temoj. Ĉiuj k ĉiam resp.

DE SAMARA ESPERANTISTARO

Ĉiuj niajn korespondantojn ni petas sendi salutl. okaze de 1. 5. k Tago de gazetaro (5. 5.) laŭ anonco “Nepre legu” — “S-ulo” n-o 233.

Adresu: “USSR, Samara, Pravleme S.-Zl. j. d., Dorprotsoj”.

Komisiite B. Jeleznjakov (5583).

FERVOJISTA GRUPO DE ALLE ĈE ORIENT-STACIDOMO VIENO

aranĝos sian kursfinfeston. Prezentotaj estas du teatraĵoj en esp-o ktp. ĉefe de la komencantoj. En Lab. Hejmo Vieno 10, Lacenburgerstr. 8/10 la 13. 4. 29 je la 19-a h. precize. Ĉiuj interesiĝantoj estas kore invitataj. Salutlet. ni petas al K-do Zink, Wien 10, Dampfg. 21/6 (Aŭstrio).

SAT-ANOJ USONAJ!

Gepatroj Leonjuk serĉas sian filon Jakim Leonjuk (25 j.), kiu dum 1913 forveturis en Amerikon por laborado. Lasta adreso de lia amiko: Mr. Carl G. Rybak, 3796 E 114 st. Cleveland, Ohio, Norda Ameriko. — Ĉion, kio rilatas al Leonjuk k Ribak, sendu al: K-do S. Znamenskij, st. Amazar Zabaj, j. d. Sovetio (Siberio).

ATENTU, FILATELISTOJ!

Mi dez. PM-ŝanĝon kĉl., precipe kun Azio, Afriko, Turkio, Francio, Jugoslavio, Grekio. Tuja ŝanĝo, tuja resp. Max Bilek, Amstetten, Althausstr. 5 (Aŭstrio).

REDAKCIO

de l’ŝipkonstru-fabrika gazeto (vidu “S-ulo” n-o 186) serĉas seriozajn kor-antojn pri vivo k laboro de ĉiulandaj laboristoj, ankaŭ dez. kor-adi kun redakcioj de laboristaj fabrikgazetoj. K-doj SAT-anoj estu perantoj! Adr.: Nikolaev (Ukrainio). Zavod “A..Marti”. Al gazet-redakcio.

[REKLAMO p.3] Legu la broŝuron Gromada. En Vilno (Polio) nun apelacia juĝo sen partopreno de akuzantoj juĝas denove Gromada-anojn. ★ Havebla ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Prezo: 0,30 mk. g.

— paĝo 4 —

236 SENNACIULO

NIA POŜTO

Esko. — La artikolo, kiun vi kritikas, aperis en “Monde” sen ia ajn atentigo de la Redakcio. Ĉu “S-ulo” devas esti pli severa ol la revuo gvidata de H. Barbŭs, ano de l’ franca Kompartio? Ni ne enmetos vian “refuton”, tial ke fakte vi refutas nenion. Vi personigas la “industrion”, la “trafikon” ktp., kiuj “bezonas” ĉi tion k tion! malatentante, ke industrio k trafiko estas rezulto de inventado k sekve de tekniko. Vi povus verki bonan artikolon, kiu kompletigus tiun de Delezi, montrante, ke la klasbatalo akcelas la malvolviĝon de l’ tekniko: ju pli postulemaj estas la laboristoj, des pli la labordonantoj penas eltrovi rimedojn, kiuj malplikarigas la produktadon. En nia redakcia noto ni atentigis la legantojn pri tiu manko en la artikolo de Delezi; sed tiu aŭtoro fakte ne estas kontraŭ la klasbatalo. Antaŭ la milito, kiun profete li antaŭdiris, li kunlaboris pri ekonomiaj demandoj en La Sindikatista Batalo, kiu estis tiutempe la plej maldekstra ĉiutaga jurnalo. Vian alian materialon ni uzos okaze. E. L.

13 611. — Ĉu ekzistas klasoj? Foje la antikva greka filozofo Zenono argumentis, ke ĉio en la mondo estas senmova. Tiam Diogeno, kiu aŭskultis, ekstaris k… marŝis. Espereble iun tagon laboristoj strikos en via urbo k vi povos proprokule konstati la ekziston de klasoj. Se ni ne posedus jam multe da materialo por la rubriko “Diskutejo”, ni tamen enmetus vian artikolon, sed fakte loko absolute mankas. Vidu difinon pri la vortoj burĝo k proleto en “For la Neŭtralismon!” 3-a eldono. E. L.

10 576. — Via komuniko estas interesa, sed ni ne povas enmiksiĝi en la interna vivo de via enlanda organizo. E. L.

3018. — Ni ne povas enmeti senpage la alvokon. La cetero aperos.

10 634. Ricevis viajn poemojn. Ne, ni ne povas presigi, ĉar ili ne estas maturaj. Estas diversaj mankoj. Notu precipe, ke oni ne rajtas elimini substantivan finaĵon en akuzativa formo. Vi ĝis nun ne sufiĉe posedas la lingvon por fari presindajn versojn.

6917. — La versaĵon ni ricevis k bonuzos, kiam ni havos okazon.

12 408. — Via “Tago” estas taŭga k aperos siavice.

13 470. — Se ne ĉiujn, almenaŭ parton de viaj humoraĵoj ni uzos en “L. L.”. Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

ARGENTINO

K-do Estanislao Brnjac, Av. Saenz, 760, Buenos-Aires, dez. koresp. PI, bfl., il. gaz., kĉl. Resp. garantiata.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Karl Dieblich, Josefsthal, Nr. 89 ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

— Esp. grupo “Estonteco”, Josefsthal ap. Gablonz, dez. koresp. kĉl. pri vivkondiĉoj, moroj, religio k div. temoj.

GERMANIO

K-do Otto Lingner (22 j., felpretigisto), Freiroda, Nr. 2, bei Schkeuditz, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, PK, gaz., jurn. Resp. garantiata.

K-do Eduard Neumann, Linicher Str. 28, Alsdorf b. Aachen, dez. koresp. kun ekstereŭropanoj L.

— 15 klaskonsciaj gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. il. gaz. Adr.: Oswald Scholz, Linicher Str. 28, Alsdorf b. Aachen.

K-do Karl Walter, Ueberkinger Str. 74, Geislingen-Altstadt (Württembg.), dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl., PI. Resp. garantiata.

K-do Kostenko (Sovetio), dez. koresp. kun Italio, Hispanio, Portugalio. Adr.: O. Röder, Hallische Str. 287, III, Leipzig N 22.

K-do Holzhütter (kamplaboristo), Juditten, Königsberg (Pr.), dez. koresp. pri agrikulturaj temoj kĉl., precipe transmaraj.

Atentu! SAT-junularo Leipzig bedaŭrinde ne povas resp. al ĉiuj korespondpetantoj pro amasega ricevo de koresp-aĵoj.

— Mi dez. koresp. kun ge-sovetianoj pri sporto, aviado k a. temoj. L, PM. Resp. garantiata. Adr.: C. Möbius (flugteknikisto), Hanau a. M. — 2.

HISPANIO

Sancugat del Vallés (Barcelona), — 15 lernantoj terkulturistoj k metiistoj interŝ. PK kun K-doj ĉl.

— Stacio de Benaojan (Malaga), K-do Lorenco Peccino (fervojisto), dez. koresp. PK, PI, kĉl., prec. kun kolegoj.

— Esperanta Semo, duonmonata propaganda gazeto akceptas sociajn, politik. k esp. informojn el ĉl. Adr.: S. Mariano, 124, Tarrasa.

HUNGARIO

— Dez. koresp. kun diversl. Gek-doj pri ĉ. temoj, ĉu progresantoj ĉu lernantoj, individue aŭ grupe. Resp. garantiata. Adr.: III-a grupo de Hungarl. Esp. Societo laborista, Kossuth Lajos u. 11, Kispest.

NORVEGIO

K-do Anders Forsmo, Mo i Rana, dez. koresp. pri peltbest-kulturado: “Vulpo, kuniklo k a”. Vendas ankaŭ belajn vivbestojn.

SOVETIO

— 26 laboristoj (18—28 j.), Nikolaev, Klubo de Sverdlov. Esperanto, dez. koresp. indiv. k kolekt. pri ĉ. temoj kĉl., interŝ. gaz. ktp. Resp. garantiata. SAT-ano 7495.

K-do V. A. Vinogradski, Nesterovska str. 19, Pravl. Juz. Statistika, Kiev, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

— “Estu pretaj”, dez. frate interligiĝi kun junpionir oj el infanurbeto Leninsk. Adr.: Kiev, Ditjaĉe misteĉko Leninske, Kolektiv, N. 11, “Esperanto”.

— Rondeto de lab. konstrulaboristoj dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: A. Narodnicki, Klubo Stroitelej, Konstantinovska str. 37, Kiev.

— Junkom. grupo el litfabriko, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: K-do Mazur, Kirilovska str. 30, Kravatnaja Fabrika Metalltresta, Kiev.

K-do Emanuel Penenik (17 j. metalisto), Vorovska str. 9, IV, Kiev, dez. koresp. pri moderna tekniko k sporto, interŝ. il. gaz.

K-do A. V. Majejko, Turgenevska str. 80/11, Kiev, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— Esp. instruista rondeto, Kremenĉug, Budinok Osviti, dez. koresp. kĉl., prec. pri profes. temoj, L, PK, gaz. Resp. garantiata.

— 25 aktiv. proletinoj, Kremenĉug, “Jen. Otdjel”, dez. koresp. kĉl. proletinoj pri polit. demandoj, virina vivo, emancipa batalo. Interŝ. L, PK, il. gaz. Resp. garantiata.

— Esperantista grupo dez. koresp. kĉl, L, PI. Respondo estas garantiata. Adr.: Centr. Klub Sovtorgslujaŝĉih, Budenovski, 34, Rostov/Don.

K-do P. Bubovič, ul. Fokina, 74, Brjansk, dez. interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata.

— Diversprofesia fervojista unuiĝo dez. koresp. kun samaj unuiĝoj k apartaj K-doj el ĉl. Temo laŭ deziro. Adr.: K-do P. Ĉernyŝkov, Malo-Elevatorskaja, 27, Rtiŝĉevo, Sarat. gub.

— Esp. rondeto el 15 gelernantoj dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Adr.: Ardon, Kadgorov, Norda-Osetio, Lernejo 6 kl.

— Pionira taĉmento ĉe Havena Sindikato en Rostov/Don, ul. Fr. Engelsa, 101/103, K-do Vl. Klasner, dez. koresp. kun pioniroj de havenaj urboj, pref. de Hamburgo.

K-do Ab. F. Paŝĉenko, Budenovski, 75/77, Rostov/Don, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo, pref. kun muelistoj.

K-do V. S. Baranov, Glavnie Masterskie, Sev. Kav. j. d. Sĉetovodstvo, Rostov (Don), dez. koresp. kun laboristoj de fervoj-riparejoj kolekt. k serioze.

K-do A. Galperin (junulo), Leninskaja, 16, kv. 14, Minsk, dez. koresp. kĉl., PM, il. gaz.

K-do Ananjko, ul. K. Marksa, 46, kv. 1, Minsk, koresp. kun gejunuloj ĉl., PM, il. gaz.

K-do S. Lukin, Pervomajskaja, 6, kv. 1, Minsk, interŝ. PM, il. jurn.

K-do E. Grigorjevskaja, 28, kv. 2, Minsk, koresp. pri junulara vivo, interŝ. PM, il. jurn.

K-do V. Vjaĉeslav Kalaŝnikov, Gruzinskij per. 6, kv. 6, Nijni-Novgorod, invitas ĉl. Gek-dojn por daŭra koresp-ado pri vivo de geoficistoj, pri IRH k Liberpensa movado por siaj gekursanoj. Resp. garantiata. Skribu multnombre!

K-do Cidilo, Nikolaev, Kuzneĉnaja, 3, tehnikumo (stud.-konstr.), dez. koresp. pri vivo, laboro k studado de ĉl. studentaro.

K-do R. Daneker (22 j.), Nikolaev, Komsomolskaja, 28, dez. koresp. kĉl. pri viv- k laborkondiĉoj, pri muziko k kulturlaboro.

SVEDIO

— Letervesperon aranĝos klubo esp. “La Falko” en Borås, jaŭdon la 25. 4. 29 (por eŭropanoj) k jaŭdon la 30. 5. 29 (por ekstereŭropanoj). Skribu amase! L, PI. Resp. garantiata. Adr.: Kafé Vivel, Klubo esp. “La Falko”, Borås.

URUGVAJO

Adresŝanĝo. — K-doj Raul k Eŭgenio Rezzano informas la K-dojn pri la nova adreso: Str. Garzon, 18, Paysandu. — La lasta daŭrigas la interŝanĝon de PM, PK, PI.

ENHAVO:

paĝo
Parlamenta reĝimo kaj karbo 229
Sovet-Hungario 230
Letero el Latvio 230
Sennaciula Junulara Paĝo 231
Diskutejo 232
Tra Esperantio 233—234
Recenzejo 235
Anoncoj 235
Nia Poŝto 236
Korespondado 236

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 235, 4-a de aprilo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 235 — APERAS SEMAJNE — 4. Aprilo 1929

[BILDO p.1 | 7,4,92,28] Kapologo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», super kadra rubando kun la devizo kaj granda ornama titolo «SENNACIULO».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

INTELIGENTO, FILOZOFIO KAJ MARKSISMO

Ĉi tiuj tri ideoj postulas sendube vastan pritrakton. Mi provos tamen klarigi en mallongaj trajtoj ilian esencon kaj ilian reciprokan interrilaton tiom, kiom la spaco ebligas al mi. Kio rilatas inteligenton, tiu temo estis jam tuŝata en “S-ulo“ n-o 223. Ĝi tre vulgariĝis en la ĉiutaga vivo. Oni ofte nomas inteligentulo personon, laŭ ĝia ekstera karakterizo, iun, kiu estas elegante vestita, kun ĉapelo ktp. Tio estas vulgara kaj malĝusta difino. Ĉar inteligentulo estas homo kun tre disvolvita intelekto, kiu kapablas orientiĝi kaj kompreni la ĉirkaŭon, ĝin digesti kaj transdoni digestite en alia formo.

Do inteligentulo ne devas esti nur titolita homo. Estas konate, ke simpla homo, kiu neniam eĉ lernejon vizitis, ofte eldiras spritajn parolojn, kiujn la titolita medicina doktoro ne komprenus. Aliel estas rilate la filozofi-studentojn.

La filozofio penas penetri en la forjetitajn anguletojn de la tuta esto. Ĝi penas klarigi la plej malklarajn demandojn de la vivo ĝenerale, kaj de la homa vivo speciale. Ĝi ankaŭ penas klarigi la kaŭzojn kaj rezultojn de diversaj problemoj ktp. Kiel tia filozofio koincidas kun inteligento, filozofo do estas inteligentulo. En la mond-literaturo ni havas multajn inteligentulojn. Sed kiel ekzemplo servu al ni “Hamleto“ de V. Ŝekspir. Hamleto estas inteligentulo. Kiam la spirito de lia patro postulas de li venĝi je la mortiginto, Hamleto ne plenumas tuj la venĝon, sed antaŭe pripensas, ĉu la spirito lin ne trompis. Por tia celo li antaŭe je psikologia maniero konvinkiĝas pri la kulpo de la mortiginto al lia patro. Hamleto estas pensulo. Li eldiras pensojn pri la morto, vivo, teatro ktp., kiuj ankoraŭ hodiaŭ parte ne perdis sian valoron. Hamleto bone komprenas la tutan ĉirkaŭon. Ofelion, kiun li antaŭe amis, li ne plu amas, ĉar ŝi ne estas pli ol floro, ŝi estas ilo en la manoj de sia patro, kaj ĉi lasta estas ilo en la reĝaj manoj ktp. Hamleto malamas tiajn homojn, kiuj ne havas memstarecon kaj kiuj ne kapablas pensi. Kaj vere ni lin vidas ĉiame pensema. Aliulo je lia loko pritraktus eble la tutan okazintaĵon kun lia patro kiel ordinaran familian aferon, Hamleto male vastigas ĝin kaj faras ĝeneralajn konkludojn, rilatajn ne nur al lia familio, sed ankaŭ al la tuta liatempa socio.

Kaj kompreni la tutan ĉirkaŭon, farante laŭ propra enrigardo ĝeneralajn konkludojn — jen la esenco de l’ inteligento! Kiel inteligentulo, filozofo, Hamleto ne havas specialan mondkoncepton, kaj ofte ĉe pensulo, kiu konkludas laŭ propra mem-vidpunkto, la “mem-vidpunkto“ por si estas filozofia mondkoncepto.

Ĝenerale disbranĉiĝas la filozofio tre vaste. Ĝi ĉirkaŭprenas preskaŭ ĉiujn regionojn de la homa penso. Sed ne ĉiuj ĝiaj branĉoj estas teorioj kaj ne ĉiuj teorioj estas konstruitaj laŭ sciencaj leĝoj. Pli klare: Teorio estas konstruita sur leĝoj, laŭ kiuj oni antaŭvidas la pluan evoluon, kiu devas esti tiel kaj ne aliel. Kaj estas kreita leĝo (natura aŭ historia) tiele, ke estas elektitaj la ĝeneralaj komunaj ecoj de donita regiono. Alivorte: leĝo estas la unueco en diverseco.

Tiel ekzemple teologia religio (Jehovismo, Kristanismo aŭ Islamo) kiel filozofio ne nur ne estas teorio, sed ĝenerale ĝi ne havas sciencan fundamenton. Male la marksismo kiel filozofio estas teorio. Teorio konstruita sur sciencaj leĝoj, laŭ kiuj antaŭvidiĝas la pereo de la kapitalista ordo kaj starigo de la socialista. Marks pri tio jenon rimarkigis: “La filozofoj — li diris — klarigas nur la evoluon de la mondo, sed ni volas la mondon transformi.“

Do, el la plej gravaj diferencoj inter la marksimo kaj kelkaj filozofibranĉoj estas tiuj, ke unue la marksismo estas teorio, konstruita sur sciencaj leĝoj kaj due — plej grave: dum la filozofi-branĉoj klarigas nur la evolu-vojon de la mondo, la marksismo klarigante ĝin volas ĝin samtempe renversi. Esence la religio (teologia) havas por si “de dio donitajn“ dogmojn, kiuj ne povas transformiĝi; la marksismo male, estante el kaj por la vivo, kiu ne haltas je unu loko en vivo, vidas la aferojn en ilia fariĝo, disvolviĝo kaj transformiĝo (la dialektika metodo).

Vere, ekzistas ĉie leĝoj, kiuj estas antaŭdeterminitaj. En la universo, en la organisma kaj senorganisma mondo kaj en la historio estas leĝoj antaŭdeterminitaj. Tio ankoraŭ ne signifas, ke oni ne povas eluzi ĉi tiujn leĝojn por disvolvi kaj transformi ilin. Tiel ekzemple la leĝon pri energio, kies kvanto ne povas pligrandiĝi, eluzas la fizikistoj kaj transformas ĝin eĉ en alian energion (mehaniko). La heredoleĝon ĉe la best-mondo la biologoj eluzas por evoluigi aliajn specojn de bestoj (Darvina teorio).

La samo okazas en la moderna psikologio. La plej grava faktoro en la homaj agoj estas la instinkto. (La konscienco akompanas la instinkton.) La ennaskiteco, la heredeco de la instinkto estas leĝoj antaŭdeterminitaj. La tuta hodiaŭa edukado atentas pri tio por plibeligi aŭ plinobligi ilin, se estos bezonate.

La determinismo en la historia ma-

— paĝo 2 —

240 — SENNACIULO

ojn, kiam la strikantoj decidis veni al Budapest, por protesti en la ministerio kontraŭ la sinteno kaj ekspluato de minkapitalistoj. Tiam la sekretario de ministoj kaj parlamenta deputito de soc.-dem. partio vojaĝis aŭtomobile antaŭ la amason nombrantan ĉ. 2000 personojn kaj klopodis ŝanĝi la decidon de l’ manifestaciantoj kaj volis ilin reirigi. Kiam restis vanaj la provoj de l’ deputitoj, tiam ili elektigis kelkajn personojn por iri al la parlamento kaj antaŭ la ministron de popol(mal)bonstataj aferoj. Tiel okazis. Kaj intertempe la amaso, kiu volis piede iri 8—10 kilometrojn sur la vojo plena da koto, atendis, ĝis la deputitoj revenos el la urbo. Ekpluvis, sed la amaso staris survoje kaj senmove. Dume ankaŭ la deputitoj alvenis, kiuj devis atendi sufiĉe longe, ĝis la ministro por popol(mal)bonoj ilin akceptis. Poste li deklaris sian opinion. “Iru hejmen, komencu la laboron kaj mi klopodos ordigi la malkonsentojn inter vi kaj la minejposedantoj.“

La deputitoj reiris kun la delegitoj de fakorganizo kaj parlamenta delegito. La amaso senpacience atendanta eksciis la opinion de l’ ministro kaj, kvankam tute ne kontentigite, iris hejmen.

Komenciĝis intertraktoj, por relaborigi la strikantajn laboristojn. Fine ŝancelis la komuna premo de ministro, ĝendarmoj, minejdirektoro kaj gvidantoj de minista organizo la laboristan fronton kaj sen ajna rezulto ili komencis la laboron.

Tiu rezulto estas ja memkomprenebla, ĉar la bazo, laŭ kiu la ministoj eklaboris, estis la promeso de ministro, kiu devas defendi la interesojn de kapitalista ŝtato kaj tiun de la entreprenistoj.

La ministoj ne estis tuj redungataj, sed parto da ili je la preteksto, ke la minejo dum la striko estas iom difektiĝinta, komencis labori nur post semajnoj. Tio okazis en la komenco de januaro. Jam la 1-an de februaro montriĝis la rezulto de l’ strik-ĉesigo. La ministoj ricevis nur la petitan kristnaskan helpmonon kaj kelkcendan salajroplibonigon, kiel, rezulton, de la ministra interveno, sed jam la 1-an de februaro estis maldungataj sesdek laboristoj, ĉiuj gvidantoj de la striko, kaj la 15-an sekvis denove sesdek maldungitoj. Tiuj laboristoj plejparte estas edzoj kaj patroj. La 16-an de februaro la ĝendarmoj arestis kvin K-dojn gvidintajn la strikon.

Tiel finiĝis [?] la movado, dank’ al konfido je ministra decido anstataŭ je la propra forto de l’ amaso, per akre sentebla fiasko. (343)

Per legado vi lernas . . . Legu regule . . . Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo“!

VIZITO AL LA SOVETIA ŜIPO “DEKABRIST“

Kiel maristo mi ofte havis okazon vidi sovetiajn ŝipojn, sed mi neniam havis okazon suriri kaj vidi ilin interne. Ekstere la diverslandaj ŝipoj ne multe diferencas unu de la alia. Sed interne, precipe en sovetiaj ŝipoj, oni ne nur vidas, sed ankaŭ sentas la malsamecon de ĉiuj alilandaj ŝipoj.

Antaŭ nelonge mi sciiĝis, ke la sovetia ŝipo “Dekabrist“ estas ĉi tie en Antverpeno. Oni invitis min kun multaj aliaj Gek-doj por ĉeesti la festenon aranĝotan por la 5-a datreveno de la morto de Lenin. Ĉeesti la festenon kaj vidi sovetian ŝipon interne estis duobla ĝojo por mi. La ŝipo “Dekabrist“ estas ĉ. 10 500-tuna (= 19 200 kub-metra) komerca ŝipo. En ĝia proksimo la plej diverslandaj ŝipoj estis alkajigitaj. Plej proksime kuŝis la franca pasaĝerŝipo “Formose“ kaj aliaj — germana, angla, holanda — ŝipoj. Ĉiuj ŝajnas esti modernaj. Vizitantoj venis amase el multaj ŝipoj, ankaŭ el la urbo.

Tiu kunveno estis vere internacia. Ĉ. 200 Gek-doj devenintaj el proks. 15 landoj amasiĝis en la ŝipo. Kelkaj K-doj parolis pri la vivo kaj verkoj de Lenin. La paroladoj estis interpretataj 5—6-lingven.

La Babela Turo

La festeno estis vere solene impresa, sed tiun solenan harmonion tre malbonefike malagrabligis la multlingveco de la kunvenintoj. Por senti la skandalan malbenon de la multlingveco, oni devas ĉeesti tiajn kunvenojn. La babela haoso eĉ pligrandiĝis post la memorparoloj pri Lenin. La sovetiaj K-doj alvokis la vizitantojn por fari demandojn pri ĉio, pri kio ili volas informojn koncerne la ŝipon, laborkondiĉojn en la ŝipo kaj en Sovetio kaj pri ĉia problemo rilata al Sovetio. La demandoj direktataj al la K-doj devis esti 2—3 -foje tradukataj, ĝis la sovetiaj K-doj ricevis la demandojn jam tre ŝanĝitajn laŭ la senco. Multaj volis demandi ion, sed ne estis interpretantoj por ĉiuj lingvoj. Kelkaj aliaj parolante nur iomete okcidentan lingvon ne riskis ekdemandi publike por eviti priridon. Kelkiuj fiaskis en sia lingva scio tuj post ekparolo. La demandoj estis kolektataj en notoj. Post kiam ne plu venis novaj demandoj, la sovetiaj K-doj komencis respondi la demandojn laŭvice. Tiam denove komenciĝis babela lingva komedio. 2—3, eĉ 4-foja interpretado, ĝis la respondo atingis la demandinton. La entuziasmaj demandintoj indiferentiĝis pri la afero dum tiuj lingvaj torturoj.

La elreviĝo estis kompleta, kiam la demandinto ricevis respondon 6-foje ŝanĝitan en senco. Mi tion ne demandis, — oni povis aŭdi multfoje. Oni ne komprenis la redemandon de la nekomprenınto, kio kaŭzis reciprokan intermalkomprenon. Kelkaj miaj K-doj, kiuj antaŭe iom malfavoris esperanton, post la kunveno konfesis al mi la urĝan neceson enkonduki la solvon de internacia lingva problemo en la laborplanon de Kom. Internacio. Tiuj K-doj estas poliglotoj kaj ili povis observi, ke la interpretantoj faris multajn erarojn je la malutilego de la festeno.

Ni SAT-anoj diverslandaj kvinope ĉeestis la festenon. Franca K-do (SAT 13 894) kaptis okazon en la fino de l’ kunveno por altiri la atenton de la ĉeestantaro pri la interkompreniĝaj malfaciloj. Li lerte elmontris la bezonon de unu sola tutmonda interkomprenilo por la Proletaro. Li rekomendis lerni esperanton, por ke estonte K-do el ajna lando povu demandi sovetian K-don sen interpretanto. Ĝis la rekta interrilato internacia restos sola privilegio de interpretistoj kaj mensogantaj poliglotoj, la distanco inter kunsidantaj K-doj malsamlandaj ne interkompreniĝantaj ŝajnas esti pli longa ol tiu de Moskvo al Romo. La parolo de nia K-do estis aplaŭde aprobata de la restintaj ĉeestantoj.

Impresoj pri la ŝipo

Pro la lingva haoso multaj Gek-doj forlasis indiferente la kunvenejon. Tamen granda parto vizitis la loĝ-, ban- kaj labor-lokojn kaj ceterajn aranĝojn. Feliĉe oni ne bezonas interpretiston por observi konkretaĵojn. Ni ĉiuj estis agrable surprizitaj pri la supereco de sovetiaj ŝipoj en aranĝo de ĉiuj vivbezonoj kompare al alilandaj ŝipoj. Hejtistoj de “Formose“, ŝipo de la kultura franca nacio okcidenta, tre miris vidante la purajn dormejojn, banejon, manĝejon de la “barbaraj“ bolŝevikaj hejtistoj rusaj. Ili rakontis, ke la loĝejoj kaj dormejoj de l’ hejtistoj en la moderna “Formose“ estas pli malpuraj kaj malkomfortaj ol porkejoj. La laborkondiĉoj en sovetiaj ŝipoj kontentigas ĉiun ŝipanon, dum en francaj, anglaj ŝipoj oni traktas la ŝipanojn bestece (vidu en “S-ulo“ n-o 231). Mi mem povis konfirmi la asertojn de la vizitantaj maristoj francaj kaj alilandaj, ĉar ankaŭ mi laboras en granda pasaĝera ŝipo angla, kie la laborkondiĉoj kaj traktado al ni estas vere barbaraj.

Plej agrable tuŝis min, ke ĉiuj kulturmovadoj havas ne nur liberan vojon en sovetiaj ŝipoj, sed estas eĉ oficiale subtenataj kaj akcelataj. Dume en alilandaj ŝipoj kulturmovado tute ne aŭ preskaŭ ne ekzistas. La ĉefoj ne tolerus tiun ŝipanon, kiu sin kaj aliajn kulturus, edukus por scii iom pli kaj esti konscia. Cetere la brutecaj laborkondiĉoj mem en kapitalista ŝipo tute ne lasas tempon kaj emon al la ŝipanoj por sin klerigi. K-doj SAT-anoj, nepre vizitu la sovetiajn ŝipojn, se vi havos okazon vidi ilin en la havenoj de via lando.

Bonesper (SAT 29).

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 241

Iomete pri Hejmindustrio en la Metalmontaro (Ercgebirge)

Celo de unu el postkongresaj ekskursoj

Post la 9-a SAT-Kongreso en Leipzig, kiam la kongreslaboroj estos plenumitaj, ĉiuj kongres-partoprenontoj estas invitataj, amase partopreni la postkongresajn ekskursojn. Ankaŭ ni SAT-anoj en la “Ercgebirge“ volas helpi, agrabligi kaj interesigi por ĉiama memoro la partoprenon ĉe la 9-a.

Ekskursontoj al “Ercgebirge“ veturos post la kongreso de Leipzig karavane al Thalheim (elp. Talhajm), kie ili restos laŭ deziro ioman tempon por vizito kaj informiĝo pri la tiea ŝtrump-industrio. Thalheim, centro de ŝtrumpvara industrio en metalmontaro, estas loko, en kiu evoluas plej evidente tiu-industria tekniko. Antaŭ 50—100 jaroj ankoraŭ sidis niaj gepatroj kaj geavoj ĉe siaj hejmindustriaj maŝinoj. Ili ne nur sidis, sed sidadis ĉiutage ĝis noktmeze je la 24-a horo. Ho, kiel kruele aŭskultiĝas rakonto pri tiu tempo. Patroj, post panakira laboro hejmveninte, plusidis kaj hejmlaboris, tiele helpante al siaj edzinoj. Jes, la siatempa mizero estis tiom grandskala, ke la infanoj jam de sia 6-a vivjaro devis helpi panakire labori.

Gigante la ŝtrump-industrio jam disvolviĝis, sed ne nur en Thalheim, eĉ sur tuta terglobo. Ameriko estis la unua lando, kiu importis ŝtrumpmaŝinojn jam antaŭ la milito el Germanio, ĉefe el urbo Kemnic (germ. Chemnitz). Kun la maŝinoj la amerikaj kapitalistoj ankaŭ bezonis kvalifikitajn ŝtrumpfaristojn, kiuj ĉefe troviĝis en Thalheim. Kaj post la jaro 1905 komenciĝis granda elmigrado de ŝtrumpfaristoj — senhalte. Ne tre ni ŝatas diri, ke jam mil laboristoj iutempe laboris en Ameriko, el kiuj ankoraŭ nun troviĝas kelkaj centoj en Usono. Notu, ke Thal-

[BILDO p.3 | 32,23,65,43] Foto: strato en Thalheim kun malnovaj domoj kaj preĝeja turo; granda homamaso kolektiĝis sur la strato.

Thalheim (Talhajm) en Metal-montaro. Teksista kunveno

heim nur havas 8000 loĝantojn — do okono laboris en Usono el tuta loĝantaro. Eble ankaŭ estas interese citi, ke en Ameriko eĉ troviĝas loko nomata Thalheim — loĝata de Thalheimanoj.

Ĝis nun la ŝtrumpindustrio ankoraŭ funkcias — sed ĝis kiam? Ĝis malonge post la milito preskaŭ ĉiuj landoj ankoraŭ importis ŝtrumpojn el nia lando, sed hodiaŭ jam estas la kontraŭo. Kiel tio okazis? Niaj ŝtrumpfaristoj ĉiam estis bone organizitaj, el kio rezultis, ke strikoj kaj bataloj, ofte eĉ longdaŭraj, estis plensukcesaj rilate salajro-plialtigon. Kompreneble per tio niaj ŝtrumpoj nun estas pli multekostaj ol tiuj, faritaj de neorganizitaj laboristoj. Vi certe nun povas kompreni, ke oni en Germanio prefere aĉetas ŝtrumpojn ekz. el Japanio.

Tie en Japanio la porŝtrumpaj produktoj estas pli malmultekostaj ol ĉe ni, ĉar oni havas la silkon en la lando mem, kaj krome la japanaj laboristoj kontentiĝas per pli malalta salajro.

Certe en la ŝtrumpindustrio okazos la sama procedo kiel en la “Ercgebirga“ pasamenta industrio, nome nia ĉi tiea nura industrio transiros eksterlandojn. Se ankaŭ en Thalheim la infanoj ne plu bezonas labori, kiel tio okazis ĝis antaŭ kelkaj jaroj, la ekskursontoj poste tion ankoraŭ vidos en la pli supra „Ercgebirge“. Tie la edzinoj kaj infanoj de matene ĝis vespere ankoraŭ devas partopreni la panakiran laboron. Pri tio mi multon povus skribi, sed estas pli rekomendinde partopreni la ekskurson kaj mem vidi la faktojn. Tre interesa estas la hejmindustria produktado de infanludiloj, trikado de pasamentaĵoj ktp.

Estas preferinde, ke la Gek-doj ankaŭ kunportu migrad-vestaĵojn, por povi migrante viziti plej malgrandajn vilaĝojn. Kiel konate, ja en la montaro ne estas tiom da fervojoj ol en ebenaĵo. Do, Gek-doj, amase partoprenu, vi certe neniam forgesos la vidindaĵojn de nia regiono. Via ekskursgvidonto estas SAT-ano 8289.

Informpetojn kaj nepre ankaŭ antaŭanoncojn oni sendu al: Esperantisto Willy Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim (Erzgebirge), Germanio. Gek-doj en terorlandoj povas forlasi “Esp-isto“.

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

La venengasoj

D-ro Ira Ĝon’s (angle: Jones), eminenta usona kemiisto, diris antaŭ nelonge, en parolado farita en Ĉikago, pri nova gaso nomata kazodilo izocianida: “La sola fakto enspiri ĝin sufiĉus por mortigi homon; grandkvante ĝi povus detrui armeojn tiel facile kiel homo povas estingi kandelon.“ Li ektraktis tiun temon nur kun malfacilo, ĉar la registaro ne deziras, ke ĝi estu diskutata. Li opiniis, ke la diversaj nacioj de la mondo ne aplikos volonte tiun ĉi venenon, ĉar ĝi mortigas neeviteble. Li aldonis: “Mi kredas, ke ili serĉas gason, kiu metos la homojn en staton de malkapablo agi, ne mortigante ilin.“ Tio estas parte neita de generalmajoro A. A. Fris (Fries), ĉefo de l’ kemi-milita servo de Usono. Li konsentas, ke la registaro serĉas gason, kiu la homojn faru ago-nekapablaj, ne mortigante ilin. Sed li rifuzas konsenti, ke provo estas farita de la registaro por malhelpi la diskutojn rilatajn al venengasoj. (Laŭ “Amerika Nacio“, 9. 1. 29.)

Usono akiras la mondmerkaton

La vendkontrakto de l’ germanaj aŭtomobilfabrikoj Opel, Rüselshajm, al la “General-Motors-Kompanio“ estas validigita. La usonanoj aĉetis tiujn fabrikojn por 120 milionoj da germ. markoj (ĉ. 29 milionoj da dolaroj) en formo de 48 milionoj da akcioj. La Opelfabrikoj, kiuj longe batalis kontraŭ pag-malfaciloj, finance resaniĝis je la prezo, ke la usonanoj instaliĝis tiel solide, ke ili estas plene akirontaj la germanan aŭtomobil-merkaton. Nur formale Opel-familiano restos direktoro. Fakte produkt-metodoj kaj -programo estos plene transformataj. La ĉefoj de “General-Motors“ decidis investi ankoraŭ pliajn atentindajn sumojn en siaj germanaj fabrikoj.

[REKLAMO p.3] Kio estas DIABLIDOJ? Rakonto pri knaboj, kiuj spite malbonŝanco kaj malagrablaj spertoj restas estroj de la situacio. La malgrandaj herooj trovos admiron kaj simpation ĉe la leganto. 48 paĝoj. Kun tutpaĝa titolbildo. Prezo 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 4 —

242 — SENNACIULO

FAJREGO EN PENSIONO

En la plej frua mateno de la 11-a de februaro, 13 ŝpinistinoj kaj 1 ŝpinisto estis brulmortigataj en Ŝizuoka, provinco en Japanio, de fajrego. Oni laboradis ĝis post la noktmezo, kaj pro glaciiga malvarmego unu laboristo metis multe da karboj en fajrujon faritan el ligno. La fajro trabruligis la fajrujon kaj ekflamigis monton da amasigitaj kokonoj. En kelkdek mo-

[BILDO p.4 | 10,23,48,42] Foto: homoj starantaj ĉe vico da ĉerkoj apud la ruinoj de la forbruligita konstruaĵo; sur la tero kuŝas karbigitaj traboj.

mentoj la fajrego forbruligis 7 fabrikdomojn kun pensiono. 13 laboristinoj ne povis forkuri tiel rapide kiel aliaj, kaj unu laboristo, kiu alkuregis por savi ilin, ankaŭ envolviĝis en la fajron, kaj 14 estis brulmortigataj. Inter la 13 virinoj du estis 16- kaj tri 15-jaraj.

Sur nia bildo 14 ĉerkoj, en kiuj kuŝas la kompatindaj viktimoj, staras apud la forbruligita konstruo, en kiu ili laboradis tiel penege sub kruelaj vivkondiĉoj kelkajn horojn antaŭe. Jenajn faktojn oni konstatis: 1. La gelaboristoj estis laborigataj ĝis post la 12-a horo noktmeze. 2. Ili laboradis pli ol 12 horojn ĉiutage. 3. La konstruo, en kiu estis laborejo kaj pensiono, estis tiel kruda kiel simpla barako. 4. En la pensiono estis nur unu ŝtuparo, kiu estis nur 1 metron larĝa. 5. Krom tiu tre mallarĝa ŝtuparo, la pensiono havis neniun alian enelirejon. 6. Ĉiuj fenestroj havis fortajn kradojn tute similajn al tiuj en malliberejo. Ili estis faritaj por antaŭgardi, ke la laboristinoj ne povu forkuri. 7. Oni ne konstruis aparte la pensionon. La teretaĝo estis laborejo kaj la dua etaĝo pensiono por la laboristinoj. Kiam en la ligna barako, la malsupra parto brulas, estas neeble al loĝantoj en la supra parto, la pensiono, forkuri tra la sola mallarĝa ŝtuparo. Estas eĉ mirige, ke aliaj multaj laboristinoj povis eliĝi tra tia eta elirejo. (4976)

Ekstera komerco de USSR en pasinta jaro

La plej granda parto de sovetia komerco okazas tra okcidentaj limoj en Eŭropo. La komerciro tra ĉi tiuj limoj prezentiĝas per jenaj tabeloj:

Eksporto

Rubloj
Greno 34 200 000
Ceteraj terkulturaĵoj 332 200 000
Nafto 97 900 000
Ceteraj industriaĵoj 171 800 000
Sume por 636 100 000

Varenporto

Rubloj
Maŝinoj (por fabrikoj k fervojo) 249 000 000
Krudaĵoj (kun kotono) 330 000 000
Duonfabrikaĵoj 105 000 000
Terkulturiloj 37 300 000
Manĝaĵoj 69 600 000
Ceteraj industriaĵoj 29 100 000
Sume 820 000 000

Eksporto de la jaro 1928 malpliiĝis je 6% kompare kun eksporto de l’ antaŭa jaro 1927, kaj varenporto kreskis je 31%.

Jen estas kompartabelo de bilancoj por 2 jaroj — 1927 kaj 1928:

jaro eksporto enporto diferenco
1927 678,2 623,8 + 54,4
1928 636,1 820,1 — 184,0

La bilanco de la jaro 1928 estas minusa. La kaŭzo kuŝas en tio, ke ege malpliiĝis eksporto de greno kompare kun la antaŭa jaro. Revolucio forigis grandajn bienistojn, kiuj produktis grenvaron. Etaj vilaĝaj mastrumoj produktas plejparte por propra uzo, ili estas ne sufiĉe varivaj¹. Sed grandaj socialistaj mastrumoj ankoraŭ ne sufiĉe progresis pro manko da maŝinoj. Soveta registaro decidis kiel eble prosperigi agrokulturon por kontentigi bezonojn de kreskanta loĝantaro (ĉiujare plusiĝas ĉ. 3 000 000 da homoj) k de industrio.

M. Krjukov.

¹ T. e. kapablaj produkti varon. Ni ne ŝanĝis la formon laŭ speciala deziro de l’ aŭtoro. — Red.

[REKLAMO p.4] P. Kropotkin — ETIKO. Volumo de 240 paĝoj. Entenas la altvalorajn moralsciencajn konsiderojn de la granda anarkista pensulo. Verko de ĉiama valoro. Prezo: 1,80 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT.

Diversaĵoj

La Internacio de l’ kapitalistoj

Limoj ekzistas nur por la popolamasoj, ne por la negocemaj kapitalistoj. Jen novaj faktoj: La germana filmproduktejo UFA finkontraktis kun itala “Institute Nazionale Luce“ por kune produkti kaj disvendi filmojn. Kemia fabriko Billvärder (Germanio) aniĝis al norvega “Jan“, kemia fabriko en Frederikstad. Per helpo de l’ “I. G.-Farb-Industrio“ fondiĝas Internacia Societo por Kemiaj Entreprenoj en Basel. Sub gvidado de la silka fabriko Bemberg (Germanio) estas fondita en Anglio “British Bemberg Ltd.“ Maŝinfabriko Aŭgsburg-Nürnberg (Germ.) kontraktis kun sveda “Ljungsströms Vaporturbinoj“ pro eluzo de la patentoj protektitaj per svedaj leĝoj.

Internacian sindikaton de konstruentrepenoj partoprenas firmoj el Germanio, Usono, Anglio kaj Francio. Ĝia sidejo estos en Teherano, ĝia celo: konstruigi fervojojn kaj havenojn laŭ komisio de la persa registaro. Germana societo por disvendado de elektra forto Erkens (en Ahen, germ. Aachen) fondas kune kun nederlanda “Zuider Handel Mij“, Vaals, la entreprenon “Vaalser Volveverij“. Ŝpineja societo Stör (germana: Stoer), Leipzig, partoprenas ŝpinejan societon en Budapeŝt. Kunfandiĝo de “Alpina“, germana horloĝista societo, kun Gruen-Gildo, kiu posedas 5 fabrikojn en Svisio kaj Usono, realiĝis.

Granda estas la nombro da tiaj “sennaciuloj“. Ĉiujn citi malpermesas la loko. Oni diskonigu ĉi tiujn faktojn al laboristoj ankoraŭ kredantaj pri “patrio“.

B. Niĉe (3018).

La testika greftado

En Alĝerio la doktoro Voronof faris interesajn eksperimentojn pri greftadoj testikaj ĉe ŝafa kaj bova brutaro. La viandoproduktado estas pli forta ĉe bestoj, kiuj ricevis la testikan greftadon ol ĉe aliaj kaj, kio estas aparte interesa, tiu pliiĝo ŝajnas esti hereda. La meza pliiĝo de pezo en Alĝerio estis je 30% ĉe virŝafoj. La ŝafinoj devenintaj de virŝafoj greftitaj pesis je 24% pli ol tiuj de negreftitaj virŝafoj. Ĉar cent virŝafoj greftitaj en 8 tagoj de 2 veterinaroj povas fruktigi 4000 ŝafinojn, oni povas el tio atendi pluson da 35 000 kg. da viando.

La germana loĝantaro koncentriĝas en urboj

En jaro 1871 loĝis 4,8 po cento de la germana loĝantaro en urbegoj. En 1900 kreskis la elcento ĝis 16,2. Kaj en la lasta statistika jaro 1925 amasiĝis 26,7% de la germana popolo en urbegoj. Do de 1871 preskaŭ sesobliĝis la elcento, dum la nombro de l’ tuta loĝantaro kreskis nur je la duono, de 41 ĝis 62 milionoj.

G. Niĉe, Chemnitz.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 243

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 4 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 4

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.

La disvastiĝo de esperanto inter la liberpensularo tutmonda

Kvankam jam en jaro 1906 dum internacia kongreso de la liberpensuloj en Buenos-Aires oni estis akceptinta poresperantan rezolucion, tamen la liberpensa mondo ĝis fino de la mondmilito ignoris la mondhelplingvan demandon. Por propagandi esperanton inter liberpensaj rondoj, la liberpensaj esperantistoj fondis societojn. Antaŭ la milito ekzistis la organizo “Internacia Societo Esperantista de Liberpensuloj”, kiu eldonis monatan gazeteton “Libera Penso”. En la milito endormiĝis la nomita organizo. Post la milito estis fondata la esperanta organizo “Internacia Ligo de Liberpensuloj” kun la celo esperanton meti je la servo de la liberpensularo. Oni ankaŭ eldonis dumonatan gazeton “Liberpensulo”. Pro financaj kaŭzoj la gazeto neregule aperis kaj post kvarjara ekzisto la organizo estis likvidata.

La laboroj de la liberpensaj esperantistoj estis sukcesplenaj. Per senlaca propagando la neesperantista liberpensularo komencis atenti esperanton kaj la esperantan movadon. Kelkaj organizoj subtenis la movadon morale kaj mone. En diversaj gazetoj aperis artikoloj pri kaj per esperanto, ankaŭ esperantlingve; kelkaj publikigis eĉ tutan esperanto-kurson. Gvidantoj de la liberpensa mondo lernis esperanton kaj la sekvantaj gazetoj liberpensaj portas la surpreson “Oni korespondas esperante”: Le Matérialiste (Bruxelles), Bezbojnik (Moskvo), Der Prol. Freidenker (Essen), De Vrijdenker (Amsterdam), Bezvirnik (Ĥarkov), Der Freidenker (Vieno). La pola gazeto “Zycie Wolne” publikigas la liston de enhavo ankaŭ esperantlingve.

Dum la ĉefkunveno de la diversaj liberpensulaj organizoj oni esprimis sian simpation por la internacia helplingvo esperanto. La unua kongreso de la proletaj liberpensuloj (IPF) akceptis jenan rezolucion:

“La unua kongreso de la proletaj liberpensuloj 1924 en Vieno elparolas sin por la neceso de la internacia interkompreniĝ-lingvo (esperanto) pro praktikaj kaj idealaj kaŭzoj kaj energie subtenos ĉiujn tiurilatajn agojn.”

La ĉefkunveno de la Liberpensula Asocio en Aŭstrio (1-a—2-a de feb. 1925 en Loeben) akceptis jenan decidon:

“Esperanto kiel proleta kulturmovado estas akceptata en la statutajn celojn de la asocio.”

La kvina landkonferenco de la pola Liberpensula Asocio akceptis ankaŭ poresperantan rezolucion:

“La landkonferenco de la Pola Liberpensula Asocio konstatis, ke la malekzisto de komuna internacia lingvo malfaciligas la interkompreniĝon inter la proletaro kaj per tio ankaŭ la kreon de internaciaj rilatoj. Ĝi decidas fari agojn celantaj la enkondukon de esperanto en la lernejoj. La konferenco alvokas ĉiujn laboristajn organizojn al propagando de esperanto kaj aranĝo de esperanto-kursoj.”

La literaturo liberpensa esperantlingva, ankoraŭ ne estas multnombra. Ĝis nun aperis kelkaj libroj kaj broŝuroj; mi citas: Renan, La vivo de Jesuo, Krimoj de dio, Kio estas monismo, Kontraŭ dio, Kion vualas la biblio.

Hodiaŭ denove kolektiĝas la liberpensuloj-esperantistoj en la proleta esp. organizo “Sennacieca Asocio Tutmonda”, formante “Liberpensulan Sekcio”. Ĝi aperigas ĉiumonate “Liberpensula Paĝo”-n en la gazeto “Sennaciulo” kaj eldonas dusemajne Liberpensulan Gazetservon, kiu estas regule forsendata al la sekcianoj, liberpensaj organizoj kaj gazetoj. Dum la venonta mondkongreso de “Sennacieca Asocio Tutmonda” estos aranĝata fakkunsido de la liberpensuloj. La kongreso okazos dum 4.—10. aŭgusto en Leipzig.

Do la eldiroj pruvas, ke esperanto estas ŝatata kaj praktike uzata de la liberpensa mondo. Ofte oni aŭdas argumentojn kontraŭ esperanto. Sed pripensu! Ni ĉiam atente observu la kontraŭulojn. Se la starantoj sur la alia barikado uzas pli bonajn batalilojn ol ni, ni ankaŭ havigu al ni tiajn pli bonajn batalilojn. La burĝa mondo starigis la plej novajn eltrovaĵojn je sia servo, ekz. filmon, radion, ankaŭ esperanton. La katolikoj, kristanoj, spiritistoj, bibliostudantoj, teozofoj kaj aliaj sektoj uzas vigle esperanton. Ili eldonas internaciajn esperantajn gazetojn, aranĝas internaciajn kongresojn, eldonas grandnombran esperanto-literaturon — eĉ la tuta biblio estas tradukita en esperanton — aranĝas diservojn esperantlingve; eĉ la nova japana religia movado OOMOTO havas migrantajn propagandistojn, kiuj per helpo de esperanto disvastigas sian idearon en tuta mondo.

Pro la vigla uzado de esperanto ĉe niaj kontraŭuloj oni povus konkludi, ke esperanto estas danĝero por la libera penso, se ni ne uzus ankaŭ la neŭtralan helplingvon.

Ni esperantistoj batalas kontraŭ la lingva superstiĉo, kiu estas en la malĝusta, sed populara opinio ke la viva lingvo estas io absoluta, konstanta, kaj ke artefarita lingvo ne estas vivebla. Esperanto estas sendube fenomeno de la 20-a jarcento. Kiel per’ la laboro de la liberpensaj organizoj la scienco de Kant, Laplace, Darvin ktp. la homaron liberigas de la religia superstiĉo, tiel ankaŭ dank’ al la laboro de la esperantistoj la moderna kompara lingvoscienco la homaron liberigas de la lingva superstiĉo. Ĝis nun la lingvo regis la homon. Per Esperanto la homo regas la lingvon, decidas ĝian strukturon kaj evoluon.

El Sovetio

La Bulteno de CK de SEU enhavas nun regule “Ateistan Angulon”. En n-o 3 ni legas, ke la ruslingva gazeto “Bezboĵnik” (Sendiulo) jam havas kelkajn korespondantojn-esperantistojn en eksterlando. Dum tri monatoj la redakcio ricevis el eksterlando ĉ. 30 artikolojn. Du artikoloj de Lenin pri religio baldaŭ laŭ iniciato de Centra Oficejo de Ateista Unio aperos en la serio “Komunista Biblioteko” eldonata esperantlingve en Moskvo. La kajero estos havebla ankaŭ ĉe nia Sekcio.

Sekcianoj!

Nia Liberpensula Gazetservo plej bone funkcias en Germanio, Polio kaj Sovetio. La mondo liberpensa ŝajne nur ekzistas en la tri nomitaj ŝtatoj; el la aliaj landoj alvenas nenio. Ni petas vin insiste: ne nur estu paganta sekciano, sed kunlaboru vigle kaj sendu koncizajn notojn pri gravaj okazintaĵoj ĉe niaj amikoj aŭ malamikoj.

Sekcianoj!

La fakkunsidon dum la venonta SAT-kongreso aranĝos nia Sekcio. Demandojn k proponojn adresu al nia sekretario. Literaturon liberpensan liveras laŭ prezoj de la eldonistoj nia Sekcio; mendu ĉe ni; tiamaniere vi financigas nian entreprenon. Kiel kunlaborantojn ni notis jenajn K-dojn: 2798, 259, 8130, 5627, 150, 8740, 1225, 5129, 12 439 k K-don en Zeist.

[REKLAMO p.5] En katenoj de la maljusteco — Virina Krestomatieto — 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 6 —

244 SENNACIULO

DISKUTEJO

La “mikrokosma” Sennaciismo¹

I.

Malkonsento en SAT, kunligita kun la demando pri akcepto de la programo de SAT, tre pliakriĝis. La komisiona projekto de l’ programo pro granda malsamopinieco dum la lasta SAT-kongreso eĉ ne estis balotata. Kaj K. Lanti, verkinta laŭ komisio de SAT-Direkcio la “rimarkojn” al la projekto, diras en ĝi, ke “Direkcio en Parizo unuanime malkonsilas la alprenon de programo, kiu estus deviga por ĉiuj SAT-anoj; sekve se la kongreso havus alian opinion, ni devus tiri la logikan konsekvencon el tio k transdoni la direktilon en aliajn manojn”. La citaĵo montras la akrecon de la situacio, kvankam tute ne estas kompreneble, kiel oni povas postuli (krome — tiel ultimate²), ke programo estu akceptita ne devige por ĉiuj SAT-anoj. Ja programo estas programo: ĝi estas aŭ deviga por ĉiuj membroj, aŭ ĝi ne ekzistu tute. La mezo ĉi-tie ne povas esti.

Tamen K. Lanti ne nur ne konsentas pri ĉi-tio, sed eĉ verkis sian kontraŭprogramon (broŝuro “La laborista esperantismo”), nomante ĝin “kvazaŭa programo” (v. antaŭparolon). Do ni havas nun en la SAT-vicoj programistojn, kvazaŭprogramistojn k kontraŭprogramistojn. Kvankam mi apartenas al la lasta kategorio, sed mi tute konsentas kun K. Lanti, ke pri la problemoj, tuŝitaj en la projektoj de programo necesas larĝa diskutado.

K-do Lanti asertas, ke L. Zamenhof “iniciatis lingvon” kaj samtempe “sukcesis doni al ĝi vivon k animon” (pĝ. 9). Ĉi-tie estas granda kontraŭdiro: la iniciatita de Zamenhof lingvo fariĝis lingvo viva nur en kolektiva praktika uzado³.

K-do Lanti dediĉas tutan ĉapitron al demando pri “superpartieco” de SAT kaj ½ de la ĉapitro al partiaj frakcioj en ĝi. Miaopinie tie, kie estas partieco, tute ne povas esti nepolitikaj demandoj, plivere nepolitika subiro al demandoj. Se estas en SAT frakcioj⁴, ili nepre plenumas en ĝi siajn politikajn taskojn. Tial pri superpartieco oni povas paroli nur kun la sama interna mensogo, kiel la burĝaro parolas pri “superklasa” ŝtato en la epoko de ekzisto de klasoj. Se dume diversaj laboristaj tendencoj trovas en SAT iun komunan lingvon, ĉi-tio estas nur grado en evoluo de esp. laborista movado.

K-do Lanti “insiste aldonas”, ke SAT “estas plie supertendenca“. Mi tre timas, ke tiu “supertendenceco” ne aliformiĝu finfine en “tendencan” servadon al SAT, kiel memcelo, kun forgeso pri relativeco k provizoreco de liaj taskoj en esp. laborista movado. Plimalsupre ni ankoraŭ vidos “la supertendencecon” de K. Lanti en la refrakto de liaj teoriaj okulvitroj:

Mi tute ne povas konsenti kun instruo de K. Lanti pri klerigo, eduko k kulturo.

  1. “Homo povas esti tre klera, sed malgraŭ tio seneduka”. Malpraveco de larĝa kompreno de la tezo estas videbla el la jeno. Kiel ekzemplon de tio, ke “socio el tre kleraj k sciencoriĉaj homoj povas tamen esti barbara”, K. Lanti prezentas “kapitalistan sociordon, kie homoj malsatas, dum aliaj malsaniĝas pro troa abundeco da ĝuaĵoj” (pĝ. 22). Laŭ mia, ne “superklasa”⁵ vidpunkto, ĉi-tio estas nur kalumnio kontraŭ kapitalistoj: rilate al sia propra klaso ili estas nemalpli edukitaj, ol laboristaro (se ne pli edukitaj, ĉar bedaŭrinde ankoraŭ multaj laboristoj permesas sin kapti en la retojn de burĝa “superklasa”⁵ “boneduko”).

  2. “Oni povas esti klera, boneduka k tamen ne kultura” (pĝ. 23). Kiel praktike distingas Lanti inter klereco kaj kulturo? Jen kiel: “Nura klereco iel pensigas pri perfekta, delikata maŝino, sed kulturo donas la ideon pri krea laboro”. Membroj de SAT, starantaj ĉe maŝinoj, ĉu vi komprenis la penson de K. Lanti? Laŭ mia kompreno, ekster laboro pri maŝinoj (pri ilaro) kaj ekster ilia bazo ne estas k ne povas esti krea laboro⁶.

E. Spiridoviĉ (3712).

¹ Atentigo. — Por ŝpari lokon, ĉi-foje mi ankoraŭ kontentiĝos per simplaj piedpaĝaj rimarkoj, en la espero, ke la legantoj atente legos aŭ relegos la atakatan verketon por decidi mem, ĉu la ĉi tie metitaj kritikoj valoras aŭ ne kiel refuto. — E. L.

² Estas en nia diro nenia ultimato. Oni plurfoje konsentis, ke ni direktis la SAT-ŝipeton laŭ ĝusta, sukcesiga vojo. Se oni volus trudi al ni gvidprincipojn, kiuj ne akordiĝas kun tiuj, kiujn ni ĝis nun obeis, estas tute logike k nature, ke ni ne plu povus akcepti la respondecon direkti laŭ vojo, kiun ni opinias erara k pereiga.

³ Jen vere bela eltrovo! Ĉiu ja bone scias, ke lingvo servas por “kolektiva praktika uzado”. Z. sekve ne povis kontentiĝi dum sia tuta vivo praktikadi sian lingvon nur kun si mem, kvankam li tion faris dum kelkaj jaroj. Estas ja bone konate, ke antaŭ ol publikigi sian unuan lernolibreton, li multe tradukis en k el sia lingvo k tial esp-o jam havis vivon k animon, kiam ĝi aperis. Estas tamen tute ĝuste diri, ke Z. nur iniciatis esp-on. Oni ja devas atenti la fakton, ke post 41 jaroj nia lingvo ne ankoraŭ posedas teknikajn vortarojn por ĉiuj fakoj, ne eĉ sufiĉe ampleksan komunan vortaron. Tial ke nuntempe esp-o estas ankoraŭ ĉiurilate nefinpreta [?] oni do prave povas diri, ke Z. nur iniciatis lingvon al kiu li tamen donis vivon k animon. La kontraŭdiro sekve ekzistas nur en la fantazio de K-do Spiridoviĉ.

⁴ Ĉiu informito bone scias, ke ekzistas partioj, kiuj devigas siajn anojn labori frakcie en ĉiuj organizoj al kiuj ili apartenas. Tial ke en SAT ne devas esti io ajn, kio kontraŭus al la instrukcioj, kiujn donas al siaj anoj iuj partioj, estas do necese, ke SAT permesu la ekziston de frakcioj el SAT-anoj. Sed en “La Laborista Esperantismo” estas klare dirite, ke SAT ne respondecas pri la laboro farata en la frakcioj, kiuj fakte funkcias ekster ĝi. En tio la frakcioj diferencas de la sekcioj, kiuj funkcias en la kadro de SAT. Tio estas klara k K-do Sp. penas vane nebuligi la demandon.

⁵ Necesas ĉi tie averti la leganton, ke nenie en “La L. E.” estas parolite pri superklasa edukado. Sekve la citsignoj ĉe tiu vorto estas tute erarigaj. Laŭ la kompreno de K-do Sp. pri tiu ĉi demando oni logike devus rezigni ĉian edukadon. Kaj tamen estas fakto, ke burĝoj perfidas sian klason, aliĝante al la revolucia movado k ankaŭ proletoj sukcesas liberiĝi el la burĝa ideologio. Cetere oni povas facile klarigi, ke ĉiu ajn eduksistemo devas enteni kelkajn ĝeneralajn principojn, kiuj valoras por ĉiuj epokoj por ĉiuj lokoj, por ĉiuj medioj k klasoj. Devigite koncizigi kiom eble plej mian verketon, mi plene konscias, ke pri klero, eduko, kulturo mi ne povis diri ĉion direndan k sekve miskompreno estas ebla.

⁶ Kiel mi diris pli supre, la enhavo de mia verketo estas tiom koncizigita, ke tio povas pri kelkaj punktoj kaŭzi erarkomprenon. Mi devus pli detale klarigi, citi faktojn k ekzemplojn — unuvorte verki 100-paĝan volumon anstataŭ 38-paĝa. Mi dubas tamen, ke homo, kiu legas kun vera deziro kompreni, povas alveni al tiaj strangaj konkludoj, kiaj estas tiuj de K-do Sp. Cetere la multaj leteroj, kiujn mi ricevis, atestas, ke K-doj bone komprenis mian penson.

Kiam mi parolas pri krea laboro, la tuta kunteksto montras, ke ne temas pri simpla, mekanika, seniniciativa laboro, kiel tiu, kiun devas plenumi laboristoj ĉe maŝinoj aŭ ĉe rondirantaj stabloj. Por la K-doj, kiuj vere deziras kompreni mian diron, mi klarigu: Estas laboristoj, kiuj, forlasinte la fabrikon, eniras drinkejon k tie kartludas, babilaĉas, ebriiĝas… aliaj iras en studrondojn, vizitas vesperajn kursojn… La unuaj tute ne celas, eĉ ne pensas pri klerigado, edukado, kulturo, dum la aliaj streĉas ĉiujn siajn fortojn por sin levi spirite k morale. Kelkaj, lerninte esp-on, starigas SAT-rondon; ili penas eltrovi pli k pli taŭgajn procedojn por instrui, propagandi, apliki esp-on, por progresigi SAT-on ktp. Nu, mi opinias, ke tiuj lastaj laboristoj faras krean laboron, dum la unuaj ne faras. K-do Sp. devus scii, ke krei k produkti ne estas samsignifaj…

PRI “MOBILIZI”¹

Ĉu la “subskriboj” pri “rifuzo de militservo” ne estas ankaŭ batalo kontraŭkapitalisma, porpaca? Mi asertas, ke ili ankaŭ estas proleta batalrimedo. Certe la subskriboj sole tute ne sufiĉas por eviti imperialisman militon. Tamen ili ja ne estas “nuraj subskriboj surpaperaj”, kiuj vere per si mem ne malebligus militon. Mi rigardas ilin pli ĝuste kiel progagandilon, kiel vekilon, instigilon kaj kuraĝigilon por malkonsciuloj. Sed se ĉiuj subskribintoj en okazo de milito fakte plenumos sian devon, pri kiu ili kvazaŭ ĵuris per la subskribo, vere la militemaj estraroj ne povus sukcesi. Ĉar ili bezonas por militi la proletaron. Ĉu ne ĝuste en tiu momento de mobilizo la proletaro plej bone povus ribeli, forpeli la subpremantojn? Kompreneble ĉiuj, ankaŭ soldatoj-proletoj, devus rifuzi militservon. Belan ekzemplon pri tio montris K-do Muri en “Vojdisiĝo (n-o 229) rilate al Norvegio-Svedio. Ni vidis, kian forton havas la proletaro por eviti militojn; volo, kiu bedaŭrinde mankis en 1914 ĉe la lab. gvidantoj.

Certe la “subskriba metodo” ne estas la sola rimedo por eviti militojn. Ekzistas multaj aliaj. K-do 715 pli rekomendas batali kontraŭ la nuna kapitalisma sociordo por anstataŭigi ĝin per socialismo. Ankaŭ mi tion preferas. Sed ĉu publika deklaro neniam partopreni militojn ne estas ankaŭ batalo kontraŭ la kapitalismo, kiu ja sole kaŭzas la militojn? Mi estas certa, ke la relative malmultaj subskribintoj tute konscie kaj konsekvence subskribis kaj ne nur limiĝas je tiu rimedo por malebligi militojn, sed ankaŭ uzos ĉiun alian vojon por forigi imperialisman militon, — sekve kapitalisman sociordon. Rifuzo de militservo estas samsignifa kun forigo de l’ kapitalisma sociordo. La konsciaj subskribintoj certe ne estas kompareblaj kun tiaj “pacemuloj”, kiuj volas eviti militon nur, kiam ĝi ne estas necesa por “defendo”.

Aŭ ĉu vi timas, ke tiuj militserv-rifuzantoj ĉe eventuala batalo inter proletaro kaj kapitalismo ankaŭ rifuzos batali kontraŭ la kapitalismo? Tute ne. Tre pravas K-do 715 asertante, ke eĉ milionoj da homoj subskribintaj la manifeston ne povus malhelpi batalon interklasan. Tamen, se la kapitalistoj aŭ militistoj minacus per puno la militserv-rifuzantojn, ĝuste per tio ili ja instigus la rifuzantojn batali kontraŭ la kapitalismo.

Tute ne necesas ekmiliti kontraŭ milito. Sed treege necesas batali kontraŭ ĝi. Estas diferenco inter milito kaj batalo. Batali oni povas ankaŭ per spiritaj armiloj, aŭ almenaŭ oni povas batali evitante grandan buĉadon. Ne indas la kapitalismo, ke oni oferu al ĝi pliajn proletajn vivojn. Estus domaĝe por ĉiu proleto, kiu perdus sian vivon por batali kontraŭ la kapitalismo. Kiel eble plej ni evitu tion!

Helmut Simon (6604).

¹ Vidi n-ojn 229, 234.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 245

TRA ESPERANTIO

Jes, de malsupre kaj per praktikado

Responde al la artikoleto de K-do 9124 (n-o 231) mi opinias interesa mallonge rakonti, kiel, malgraŭ la malfavora rilato de gvidantoj, venkas esp-o en junul-komunistaj rondoj de Sovetio.

En marto 1927 ĉe la 5-a Konferenco de VLKSM (Tutsovetia Lenina Komunista Junular-Unio) multaj konferencanoj pledis por esp-o, pruvanta sian praktikan valoron kaj vaste uzata en la internacia korespondado laborista.

Tiama sekretario de Komunista Junular-Internacio, K-do Ŝackin, respondis:

“Kiomgrade ne jam estas kreitaj materiaj premisoj por pli intensa ligo inter apartaj popoloj, kio kreus grundon por elkresko de unueca lingvo, — tiomgrade ĉiuj elpensitaj lingvoj restas posedaĵo de malvasta hom-areto. Ĉu estas celkonforma koncentrigi grandajn penojn de junularo por lernado de la artefarita lingvo, en kiu plenevidente oni ne povas paroli kun amasoj da laboristoj?

“Kiun utilon povas doni esp-o? Ĉu ne estus pli profite ellerni iun vivan lingvon? La sana mastrumeca rezonado montras certe, ke estas pli profite ellerni almenaŭ unu vivan lingvon de granda popolo.”

Spite tiu klara malrekomendo al esp-o de la gvidanto, la konferenco akceptis rezolucion, per kiu ĝi

“…komisias al C. K. pristudi la problemon pri esp-o…”

Pasis unu jaro. Dum tiu jaro la praktikado de esp-o kreskis kaj disvolviĝis ankoraŭ pli vaste. Verdire, en la reala internacia korespondado ĝi estis la plej vaste praktikata lingvo, ĉar korespondado en naciaj lingvoj (la “vivaj”) malgraŭ la oficiala subteno havis tute malgrandan, sensignifan amplekson.

Kaj jen, ĉe la VIII-a Tutsovetia Kongreso de VLKSM (majo 1928) ree la delegitoj kongresaj (sed nunfoje pli insiste kaj pli multenombre) pledis por esp-o. Kaj ree la sama K-do Ŝackin respondis al la pledantoj:

“Kompare kun la vivaj lingvoj esp-o estas afero morta tiusence, ke ellerninte esp-on vi ne povos konatiĝi kun politika vivo de la lando, vi ne povos legi ĵurnalojn kaj librojn, veninte en tiun landon, aŭ, kiam al ni venas delegitaro (de alilandaj laboristoj), vi ne povos paroli kun la homoj.”

Kaj ree li rekomendis studi la naturajn lingvojn, sed ne esp-on. Tamen, ĉar la delegitoj de malsupre tre forte defendis esp-on, en sia konkluda parolo li devis konfesi:

“Ni ne malpermesu al junul-komunistoj okupi sin pri esp-o, kiu deziras — lernu, ni devas gvidi tion…“

La premo, la postulo de malsupre havis sian rezulton kaj la nomita kongreso akceptis jenan rezolucion:

“Esperantistaj organizoj devas esti utiligataj por la internacia interligo. La komitatoj de VLKSM devas gvidi la junul-komunistojn, enirantajn en tiuj ĉi organizoj.”

Kion signifas tiu ĉi rezolucio? — Per ĝi oni ne rekomendas lerni esp-on, sed oni rekomendas praktike utiligi esp-on por internacia korespondado.

[REKLAMO p.7] 12-PAĜA N-O ĈIUSEMAJNE signifas por vi varbi, varbadi NOVAJN ABONANTOJN!

[BILDO p.7 | 45,41,62,50] Granda nigra sago, kiu montras malsupren al la vortoj «varbi, varbadi»

Ĉu tio ne estas granda venko, konkirita de malsupre? Certe jes, ĉar nur naivulo ne komprenas, ke per rekomendo praktiki esp-on oni jam rekomendas lerni ĝin, ĉar ja oni ne povas praktiki la lingvon, se oni ĝin ne ellernis antaŭe.

Sed ofte la rezolucioj favoraj restas neplenumataj. Kaj ree niaj junaj K-doj montras al ni, kiel de malsupre oni realigas kaj envivigas la rezolucion.

Junul-komunistoj venas al sia regiona komitato de VLKSM kaj diras: ni posedas esp-on, ni eniras la laboristajn esp. organizojn. Konforme al la rezolucio de la VIII-a Kongreso vi devas gvidi nian laboron en tiuj organizoj. Do, donu al ni la direktivojn. Kaj la komitatoj estas devigataj obei al la Kongresa rezolucio, konatiĝi kun laboro de junul-komunistaj esp-istoj kaj doni direktivojn al ili.

Kaj reprezentantoj de junul-komunistaj gvidorganoj jam aliel parolas nun pri esp-o. Reprezentanto de Centra Komitato de VLKSM K-do Kaplan jene parolis ĉe la tuturba Moskva konferenco de junul-komunistaj esp-istoj (la konferenco estis organizita en feb. 1929 de Moskva Komitato de VLKSM):

“Necesas malkaŝe diri, ke esp-ista movado estas granda movado… Junulkomunistaj organizoj devas atenti esp-an movadon, tiun ĉi vastan volontulan movadon, kiu estiĝis spontane, sen ajna premo de supre.”

“Junul-komunista organizo neniaokaze povas kaj devas pasi preter tiu ĉi movado, sed ĝi devas utiligi ĝin, kiel ankaŭ ĉiun volontulan movadon.”

“…Junul-komunistoj devas utiligi esp-on unuavice por interligi sian VLKSM-ĉelon kun eksterlando…”

Kaj jene diris ĉe la sama konferenco K-do Bekker, reprezentanto de Komunista Junular-Internacio:

“Esperanto estas lingvo de estonto, lingvo internacia. Krom esp-o ekzistas ankaŭ aliaj lingvoj (ido), sed tiuj lingvoj celas skismigi la proletan movadon por la lingvo internacia. Ĝenerale en USSR estas grandaj ebloj por sukcesigo de esp-o. Kaj necesas enkonduki esp-on en lernejoj.”

*

Mi rakontis ĉion, por ke ekstersovetiaj junul-komunistoj ne malkuraĝiĝu, se iliaj lokaj gvidantoj malfavore rilatas al esp-o, sed ili daŭrigu praktikadi esp-on kaj postuladi de siaj organizoj, ke ili aprobu utiligon de esp-o.

La cititaj de mi rezolucioj helpu atingi sukceson en tiuj postuladoj.

G. Demidjuk.

Korekto. En la noto “Pri satira versaĵo k ĝiaj sekvoj” (n-o 230, pĝ. 194) enŝoviĝis preseraro, ŝanĝinta sencon de la frazo. En lasta alineo estas presita: “mi ne unufoje (sekve: multfoje) allasis iun prokraston”, anst.: “mi nek unufoje allasis iun prokraston”. — G. D.

La Kongres-Komitato aldonas al la 5-a Komuniko (S-ulo n-o 234):

Veturprezoj per rapidvagonaro — 3-a klaso

(Ĉar konstante Gek-doj ankoraŭ demandas pri veturprezoj, kvankam en n-o 222 de “S-ulo” ni jam publikigis ilin, ni denove presigas.)

  • Berlin—Leipzig . . . 7.70
  • Bruxelles—Leipzig . . . 31.90
  • Budapest—(Praha)—Leipzig . . . 36.80
  • Bukarest—(Praha)—Leipzig . . . 67.20
  • Danzig—Leipzig . . . 28.40
  • Düsseldorf—Leipzig . . . 24.60
  • Kehl—Leipzig . . . 27.60
  • Kiev—(Berlin)—Leipzig . . . 56.00
  • Köln—Leipzig . . . 25.40
  • Königsberg—Leipzig . . . 33.20
  • Leningrad—(Berlin)—Leipzig . . . 79.50
  • London—(Ostende)—Leipzig . . . 56.25
  • Malmö—Leipzig . . . 35.80
  • Minsk—(Berlin)—Leipzig . . . 45.65
  • Moskvo—(Berlin)—Leipzig . . . 80.20
  • München—Leipzig . . . 23.20
  • Paris—(Köln)—Leipzig . . . 40.60
  • Praha—Leipzig . . . 15.90
  • Riga—(Königsberg)—Leipzig . . . 45.00
  • Saarbrücken—Leipzig . . . 27.00
  • Stettin—Leipzig . . . 15.20
  • Trier—Leipzig . . . 28.00
  • Varsovio—(Breslau)—Leipzig . . . 34.30
  • Vieno—Leipzig . . . 31.50
  • Zürich—Leipzig . . . 34.90

— paĝo 8 —

246 SENNACIULO

El la Redaktejo

Ni adiaŭis senceremonie la 8-paĝan “S-ulo”n. Per la pligrandigo de l’ gazeta amplekso je triono ni kvazaŭ elpaŝis el la embria epoko. La infano kreskas. Plivastiĝas la kadro, la laborkampo. En tiu momento pliiĝis taskoj kaj ebloj por la Redakcio. Ni povos konsideri por presigo pli da alsendataj manuskriptoj ol ĝis nun. Pli da artikoloj havos ŝancon esti konigataj per “S-ulo” al tutmonda legantaro, esti utiligotaj en vastaj proletaj rondoj por la profitkonto de nia movado. Nia influsfero sekve povos kreski.

Sed la utiligo de materialo ricevota restos ankaŭ estonte proporcie nur la sama kiel ĝis nun: 1. ĉar pli multaj K-doj kunlaboras, la rondo estas pli granda ol en la unuaj jaroj; 2. ĉar ni ne povas — kaj pro edukaj celoj ne volas — konsideri malbone verkitajn manuskriptojn. Tio lasta ne unuavice rilatas al lingvo, stilo kaj skribmaniero, ĉar ĉio tio estas korektebla en la redaktejo. Ĝi ĉefe rilatas la enhavon, la elektitan temon.

Niaj kunlaborantoj devas kompreni, ke ni ne bezonas tradukojn, escepte se temas pri aparte interesaj kaj ne ĝenerale konataj temoj; plie, ke ni ne bezonas sciigojn pri okazintaĵoj disvastigataj sammaniere kaj samforme jam en tutmonda gazetaro; fine, ke ni ne akceptas artikolojn, kiuj enhavas insultojn al iu ajn laborista tendenco reprezentita en SAT. Originalajn artikolojn pri gelaborista vivo kaj laboro, kutimoj kaj moroj, laŭ propraj spertoj kaj observoj, ni plej volonte akceptas; ankaŭ ilustraĵojn al tiaj artikoloj ni ŝatas presigi. Tro abstraktajn, teoriajn temojn oni evitu. Malgraŭ 12-paĝaj n-oj — verku koncize kaj klare!

Kial ni opinias necese denove precizigi tion kelkfoje diritan antaŭ vi? Ĉar temas pri fundamentaj disciplinoj. La legantoj ja havas rajton postuli de la redaktoro kontentigon je siaj klerigaj bezonoj. Sed por ke la redaktoro povu konformiĝi al la deziro de l’ legantaro, necesas unuavice, ke la kunlaborantoj observu regulojn, leĝojn, disciplinon kaj ne tro malfaciligu la redaktoran taskon. Ĉar la gazeto apartenas al ni ĉiuj, legantoj kaj kunlaborantoj, devas ekzisti nedisigebla spirita ligo inter ambaŭ faktoroj, kaj la redaktejo estas nur teknikilo, kiu peras, prilaboras, transformas kaj legeble prezentas la legindan kaj konigindan materialon.

N. B.

[REKLAMO p.8] Havigu al vi nepre La Laborista Esperantismo — la novan, en klara, bela lingvo verkitan broŝuron de E. Lanti. 40 pĝ. Prezo: 0,40 mk. g. Mendu ĉe la Administrejo: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

NORMIGO

SAT-anoj uzu unuecajn formatojn!

K-do Krjukov en sia artikolo “Praktikaj kulturtaskoj de SAT” publikigita en la Jarlibro 1928 atentigas i. a. pri la dezirindeco, ke SAT-anoj akcelu “normigon (samgrandigon kaj en konformaj okazoj samformigo) de ĉiuj amase produktataj objektoj, por ke ili estu same facile uzataj kaj aplikataj en ĉiuj landoj de l’ mondo (partoj de maŝinoj, ŝraŭboj, lampoj, seĝoj, litoj, gazetoj, libroj ktp.)”.

Sendube la SAT-anoj, kiuj ja ne nur volas enkonduki raciigon sur lingva kampo, sed ankaŭ celas al raciigo kaj tutmondigo de la tuta soci-mastrumado en la plej larĝa senco, devas kiel eble plej multe favori la enkondukon de unuecaj formoj kaj grandoj por ĉiuspecaj tutmonde uzataj objektoj. Sed multrilate ni, SAT-anoj, ne povos fari ion alian ol diskonigi kaj popularigi la ideon de normigo. Enkondukon de normoj en la diversaj industrioj ni, kelkmila SAT-anaro, ne povos efektivigi.

Ŝajnas, ke provizore nur sur la kampo de normigo de paperformatoj SAT-anoj povos fari ion konkretan. Ili povos jam nun enkonduki inter si la uzadon de fiksitaj unuecaj formatoj por poŝtkartoj, leteroj, manuskriptoj, libroj, gazetoj ktp. Ĉi tio havus ne nur idean, principan signifon, sed eĉ jam praktikan, materian valoron.

Ĉu ne estas absurde, ke niaj ĉ. 30 SAT-eldonaĵoj, inkluzive gazetoj kaj jarlibro, havas pli ol 10 malsamajn formatojn. Racio ja ordonas, ke la formatoj kiel eble plej malmulte diferencu inter si. Sufiĉus 3 aŭ 4 formatoj, nome: unu por grandaj eldonaĵoj (“S-ulo” kaj Terbiblio), unu por ordinaraj libroj kaj revuoj (Eklumo en abismo, Etiko, La Nova Epoko) kaj unu por poŝformataj eldonaĵoj (B. de S., Jarlibro, ilustritaj poŝtkartoj). Eventuale, se cirkonstancoj nepre necesigus ĝin, oni povus aldoni ankoraŭ kelkajn inter-formatojn. Sed eĉ en tiu okazo oni ankoraŭ ne atingas la nombron 10!

Plie estus ankaŭ granda avantaĝo, ke ĉiuj SAT-anoj uzu samformatan paperon por leteroj, manuskriptoj, poŝtkartoj ktp. Tio ege plifaciligus la konservadon kaj ordigon de tiuj paperaĵoj.

Do ne nur pro principaj motivoj, sed ankaŭ pro praktikaj konsideroj estas dezirinde enkonduki en SAT la uzadon de unuecaj formatoj.

La demando nur estas: kiaj formatoj estas plej taŭgaj kaj uzindaj? Feliĉe ni ne bezonas mem elpensi aŭ elserĉi ilin. En multaj landoj jam ekzistas komitatoj aŭ komisionoj por normigo de diversaj objektoj. Tiaspeca komisiono en Germanio fiksis serion da formatoj por papero, la t. n. D. I. N.-formatoj¹. Ĉi tiuj formatoj ankaŭ jam estas aprobitaj aŭ rekomenditaj en diversaj aliaj landoj, i. a. en Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Norvegio, Sovetio², Svedio kaj Svisio.

Ilia bazo estas surfaco de 1 kv. metro, kies longo kaj larĝo rilatas unu al alia kiel 1.41 : 1. Ĉi tiu estas la sola mezuro, je kiu la proporcio inter longo kaj larĝo restas la sama, se oni duonigas ĝin. La baza folio de 1 kv. metro (nomata A o) havas longon de 1189 m. m. kaj larĝon de 841 m. m. El la unua duonigo rezultas 841×594 m. m. (A 1), el la dua 594×420 m. m. (A 2), plie 420×297 m. m. (A 3), 297×210 m. m. (A 4), 210×148 m. m. (A 5), 148×105 m. m. (A 6), 105×74 m. m. (A 7), 74×52 m. m. (A 8) ktp.

Ĉi tiujn formatojn, kiuj servas por uzpretaj paperoj (leterpapero, cirkuleroj, poŝtkartoj ktp.) oni nomas serio A. Krome ekzistas ankoraŭ serioj B, C kaj D, kies formatoj povas esti uzataj por aliaj paperaĵoj (kovertoj, leterujoj, k. a.) kaj en tiuj okazoj, kiam la formatoj el serio A nepre ne estas uzeblaj.

Por ordinara uzado servos la formatoj A 4, A 5 kaj A 6. El ili A 4 estas uzata por grandaj leteroj kaj manuskriptoj; faldante ĝin oni havas A 5 uzebla por malgrandaj leteroj, cirkuleroj ktp.; duonigante A 5 oni havas formaton A 6 por poŝtkartoj ktp.

Oni nun jam povas (eĉ devas) rekomenci la uzadon de ĉi tiu sistemo. Ni tamen ŝatus esti informataj pri la uzado aŭ rekomendo de unuecaj formatoj en la tuta mondo kaj interrilati kun diverslandaj K-doj, kiuj interesiĝas pri ĉi tiu temo. Ankaŭ el Usono, kie ekzistas alia sistemo bazita sur ne metra mezurado, ni volonte ricevos informojn. Oni skribu al unu el subskribintoj.

G. P. de Bruin, Twekkelerweg H 187 g, Lonneker, Nederl. P. Karuzin, Trubnikovskij 19, kv. 13, Moskvo, USSR.

¹ Fakte la D. I. N.-formatoj bazas sur la laboroj de la fama germana scienculo W. Ostwald, kiu jam en 1911 proponis similan sistemon. Sed li prenis kiel bazon ne surfacon, sed flankon (1 cm.). La fakuloj opinias pli oportune por si mezuri laŭ surfaco.

² En Sovetio speciala “Narkomato” enkondukas D. I. N.-formataron, iom pli prilaboritan, starigínte [?] formatojn por fabrikaĵoj paperaj, unuecigitaj kun uzformatoj en unu geometri-proporcia sistemo.

Baloto pri nova Ĝenerala Konsilantaro

Laŭ sciigo ĵus ricevita de K-do Michalĉka Ŝ. (1187), Sebastopol, tiu K-do anoncis per poŝtkarto datita de 10. 1. 29 sian kandidatecon. Tiun poŝtkarton ni ne ricevis, sed ni ne havas kaŭzon por malfidi pri la vereco de l’ aserto de nia K-do. Sekve lia nomo aperos en la kandidatlisto inter la kandidatoj por la 2-a horzono.

Direkcio de SAT.

— paĝo 9 —

247

[BILDO p.9 | 45,2,56,7] Ornamaĵo en la kaplinio: stiligita pinto kun sago super horizontala linio.

INTER NI

Kun kordoloro mi eksciis pri la morto de K-do Neĝam Mohamed. Tiu fervora junulo apenaŭ ekpaŝis sur la vojo al plena spirita liberiĝo, kaj jen li falis morttrafite . . .

Neĝam estis jam liberiĝinta el la malsaĝaj religiaj kutimoj arabaj. Ne povas esti dubo, ke li ankaŭ liberiĝus el la nacia sento kaj fariĝus vere plenkonscia sennaciulo.

— Sed tia li estis, eble protestos liaj amikoj el la grupo „Ĉiam antaŭen!“ . . .

— Ne, karaj K-doj. Neĝam estis nur araba patrioto, eble bona internaciisto, sed nenio pli. Vi mem konfesas tion dirante: “. . . li sincere malamis Francion, kiu sklavigis liajn samrasanojn.“ Konsekvenca sennaciulo malami ne povas iun ajn landon; li malamas nur la ekspluatadon, la maljuston, la fanatikon, la tradicion . . .

— Nu, ŝajnas ke vi mem estas patrioto: vi ja defendas la francan imperialismon kaj konsentas la sklavigon de la francoj al la araboj! Vi . . .

— Ne tiom ekscitiĝu. Aŭskultu kaj penu kompreni.

Ĉu do la arabaj proletoj estis liberaj, antaŭ la alveno de la francoj? Tute ne. Ili estis sklavoj de siaj ŝeikoj (tribestroj), ili estis sklavoj de sia mahometana religio; tiutempe inter ili ne estus eble eĉ paroli pri liberpensa, komunista propagando. Se tia stato daŭrus, neniam nia K-do Neĝam estus fariĝinta esperantisto, neniam estus veturinta al Göteborg kaj tie en SAT-anio traktata kiel frato kaj egalulo.

Mi, kiel Neĝam, estas nur franca ŝtatano, sed ne franco. Mi ja naskiĝis en Normandio, kiu perdis sian sendependecon antaŭ pluraj jarcentoj. Sed mi sentas neniam emon por la nacia liberigo de la normandoj el la “jugo“ de Francio. Normanda aŭ franca patriota sento tute forestas ĉe mi. Tiagrade, ke dum la granda milito mi ne malofte eldiris al K-doj la penson, ke la venko de Germanio estus preferinda pro la pli alte evoluinta tekniko de tiu lando.

— Kial do vi ne volontiĝis en la armeo de Vilhelmo?

— Tial ke mi ankaŭ ne povus fariĝi germana patrioto. Mi konstatis, ke germanaj kaj francaj patriotoj mortigas sin reciproke; tion malhelpi mi ne povis kaj sekve el tiu okazo mi deziris, ke rezultu kiel eble malplej da malbono. Mi konstatas, ke homoj volas konservi siajn nacian lingvon, naciajn kutimojn, nacian sendependecon ktp. kaj por tio estas ĉiam pretaj morti kaj mortigi. Por tiaj celoj konsekvenca sennaciulo ne povas vole oferi sian vivon. Li bedaŭras, ke la historia procezo ne okazas laŭ racia metodo. Tia metodo estus forlaso de ĉio nacieca, unuiĝo per la helpo de artefarita lingvo de ĉiuj proletoj el la mondo por liberiĝo el la kapitalista jugo. Unuvorte la sola racia batalo estas la klasbatalo, ne la nacibatalo. Sed kompreneble mi ne volas malhelpi al iu ajn nacibatali, se plaĉas. Kaj, se iu nacibatalanto sin nomas “sennaciulo“, nu, por mi tio estas nur amuza . . .

Tro frue mortis nia K-do Neĝam por povi akiri plenan spiritliberiĝon, tial lia antaŭtempa morto estas despli ĉagrena.

E. L.


TRA LA MOVADO

(Kroniko)

DANIO. Odense. 24. 2. okazis nia ekspozicio en Nova Kunsid-konstruo. Dank’ al multa el eksterl. rivecita materialo la ekspoz. estis bona sukceso. Proks. 200 pers. vizitis ĝin. Plej grandaj lokaj ĵurnaloj atentigis pri ĝi. Post iuj “miskomprenoj“ ankaŭ neŭtraluloj partoprenis. Nia komitato aprobis aranĝi 2 kunvenojn monate, ĉe kiuj ni parolas nur esp-e. La paroloj traktos div. priesp-ajn temojn k. a. (11 082). — FRANCIO. En Bayonne de kelkaj hispanaj k francaj K-doj estis fondata lab. esp. grupo, kiu aliĝis al FEO. En kurso, kiun gvidas K-do Dattas, partopr. 25 p. (3949). — SOVETIO. Dnepropetrovsk. Daŭraj, malrapidaj progresoj. En la urbo funkcias 14 kursoj kun 170 pers. Multon lokaj esp-istoj esperas de 3 grandaj esp. junkom. seminarioj kun 80 p. Ili organiziĝis laŭ iniciato de distrikta junkom. estraro k estas unua provo k sperto por tuta Sovetio. Ili lokiĝas en tri div. urbpartoj. Ili estas gravaj por ni, ĉar ili konsistas el plej aktivaj junkom-istoj. Plej multon ĉe organizo de tiuj kursoj ni ŝuldas al lastatempe aktive partoprenanta nian movadon K-do A. Marti (13 528). Loka radio-stacio komencis disaŭdigi “esp. bultenon“. Redaktas ĝin K-doj Kudrjavicki k Marti. La loka gazetaro estas favora, ĉar la ĉefredaktoroj estas malnovaj esp-istoj k SAT-anoj. En ĉiuj magazenoj k fabrikaj libro-vendejoj oni trovas esp. lernolibrojn k ankaŭ nian literaturon. Por la SAT-rondo K-do Kudrjavicki nun estas peranto (ĉar K-do Kotelevcev ne plu loĝas en D.). Oni korektu en Jarlibro. La lokaj esp-istoj preparas sin por SAT- k SEU-konferencoj en aprilo. (10 262.) — Kozlov (tamb.) Funkcias du rondetoj: 7 p. ĉe sindikato de poŝtistoj, 8 p. ĉe 3-a apoteko. Kunvenoj ĉiudimanĉe. 4 SAT-anoj, 3 SEU-anoj. Antaŭ ekzisto de tiuj rondetoj oni nenion sciis en la urbo pri esp-o; nun la intereso ekkreskas. (12 974.)

[REKLAMO p.9] HENRI BARBUSSE — Eklumo en la abismo — Kun antaŭparolo de la aŭtoro al la esperanta eldono. Sub la freŝaj impresoj de la mondmilito la fama aŭtoro verkis tiun ĉi plaĉe prezentitan 96-paĝan verketon. Forta protesto kontraŭ la milito, esploro de ĝiaj radikoj kaj pasia kulpigo al la kapitalista sistemo! —o— Ni rekomendas la libron varme al ĉiuj K-doj, kiuj iom perfektiĝis en nia lingvo kaj volas ĝui meditigan legaĵon. Prezo: 0,80 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT

[BILDO p.9 | 62,6,100,13] Ornama kaplinia desegnaĵo: malfermita libro kun plumo en kadro, kapbildo de la rubriko Recenzejo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Alekso Tolstoj, Aelita, aŭ La Marso formortanta. Romano. El rusa trad. E. Pill. Ilustrita de G. Schmidt. Eld. Heroldo de Esperanto, Köln, Brüsseler Str. 94. 199 pĝ. Form. 13½×20 cm. Prezo kart. 3.20 mk. g. (sv. fk. 4.—), duontole bind. 4.80 mk. g. (sv. fk. 6.—).

Ie skribis Göte (germ. Goethe) en “Lernjaroj de Vilhelm Majstr“, pri teatro: “Por distri simplulojn, sufiĉas movo antaŭ iliaj okuloj. Por distri sentemulojn, necesas ilin emocii. Por distri sciemulojn, necesas ilin ankaŭ pensigi.“

“Do, meditas simpluloj-aŭtoroj: mi verkos movon, movadon, movegon. Simpluloj legos min. Ili estas plimulto en la mondo: mi sukcesos.“ Ĉu vi rimarkis tion: nur stultuloj asertas, ke la publiko estas stulta.

Sed eĉ verki movon, ne sukcesas tiuj aŭtoraĉoj. Grundo, aero, maro, vivo estas por ili tro malgrandaj. Ili nur sukcesas sin movi inter ĉieloj, planedoj, mondaroj. Sed ho ve! Trakurante tiajn astrajn distancojn, ili ne sukcesos verki movon k enuigas eĉ la simplulojn per la senmoveco de milionkilometraj aventuroj. Relativeco!

“Aelita“, de Alekseo Tolstoj (atentu, ne Leo Tolstoj), ne estas la plej malbona el inter fantaziaj romanoj. Kvankam ĝi estas tre malbona, stultega, stultiga. Du rusoj alflugas planedon Marso, per ridinda aparato. En Marso ili trovas loĝantojn, bluhaŭtkolorajn k pintnazajn. Ĉu vi volas, ke mi diru al vi, kial ili estas bluhaŭtaj? Tre simple. Sur tero vivas blankuloj, flavuloj, ruĝuloj, nigruloj. Do, por originala fantazia verko necesis ke la Marsanoj bluhaŭtiĝu aŭ verdhaŭtiĝu. Tolstoj (Alekseo) elektis bluon. Vi pensu, kiom interesaj povas esti, fabrikitaj laŭ la sama infana sistemo, la maŝinoj, la kreskaĵoj, la prahistorio de Marso. Vi deziras teruran animalon? Do, pligrandigu araneon ĝis amplekso de bovo. Jen Marsa animalreĝo. Kia mirinda imagpovo, ĉu ne?

Nur ridinda senbeleco, senklereco, senutileco. Jen verko de ido de Leo Tolstoj. Ni jam sciis, ke infanoj de Tolstoj perdis tempon, burĝege vivis, amuziĝis k ludis dank’ al verko k riĉeco de la genia patro, dum li klopodis eduki kelkajn vilaĝanojn, mem perlaboris siajn ŝuojn k skribverkis hombonige, pasie, sincere, eĉ kiam li eraris. Leo Tolstoj ne sukcesis kontraŭi la luksan, senutilan vivon de sia familio, tre suferis pro tio k fine, iun nokton, forkuris k mortis.

Antaŭ la verko de Alekseo Tolstoj li ankaŭ forkurus.

Pri la ridindaj kontraŭhomaj, kontraŭrevoluciaj, kontraŭsovetiaj pikoj k predikoj en tiu libro mi eĉ ne parolos. Iam pretendeman suprajan pesimismon de elreviĝinta burĝo, ĉion malŝatante, ĉar li ne plu regas, ŝajnigas la aŭtoro. Ni trovas ĉe Lük Dürten’ (aŭ eble ĉe Dühamel’) ‘anekdotan aludon pri la rusa, ofte ĉarma “rasgovor“, tiu babilado dum nokto, post kiu vivo, artoj, filozofioj, verŝajnoj, en matenruĝo kuŝas dispecigitaj, mortaj. La babilantoj foriras matene el “rasgovorejo“, kun stranga malpleneco en kapo, kun amara buŝo.

“Aelita“ parencas al “rasgovor“, sed rasgovor infana, mallertega.

Jief.

— paĝo 10 —

248 — SENNACIULO

J. Stalin, Pri Lenin. Trad. el rusa lingvo P. Tilin; lingva kontrolo N. Hohlov. Moskvo 1929. Eld. Kom. Frakcio de SEU. 24 pĝ. Form. 11×15 cm. Prezo 0.15 rbl. (0.30 mk. g.). Havebla ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

La libreto enhavas nur kelkajn mallongajn ĉapitrojn el la verko “Pri Lenin k leninismo“, personajn, tre vive priskribitajn impresojn pri karaktero, antaŭvidemo k gvidkvalitoj de Lenin. Estas linioj kapablaj ekflamigi en ni novan admiron por geniulo de l’ revolucio. Stilo k lingvo de l’ traduko estas bonaj.

N. B.

S. Ŝabarin, Lerna esperanta krestomatio. Aprobita de Lingva Komisiono ĉe SEU. Eld. CK SEU, Moskvo 1928. 70 pĝ. Prezo: 0.40 rbl. (0.80 mk. g.). Form. 13×17 cm. Hav. ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Legolibro enhavanta 46 rakontojn, priskribojn, klerigajn artikolojn, poemojn, prilingvajn ĉapitrojn; ĉio kun lingvaj komentoj rus-esperantaj. Certe tiu ĉi verketo sperte kompilita k zorge aranĝita respondos al la deziro de progresantaj studantoj de nia lingvo, kiuj bezonas perfektigan k ekzercan materialon. Lingvajn mankojn ni ne trovis.

N. B.

V. Svistunov, Elementoj de Esperanto. 3-a eldono, 26-a—35-a miloj. Moskvo 1929. Eld. CK SEU. Spiridonovka 15, Moskvo. 96 pĝ. Prezo 30 kop. Form. 13×17 cm.

Tiu ĉi lernolibro por komencantoj ruslingvaj aperas jam en la tria eldono. Tio montras ĝian ŝatatecon k praktikecon pli bone ol iu alia fakto. La malalta prezo certe akcelos rapidan disvendiĝon k ebligas ankaŭ al la plej malriĉa lernanto aĉeti ĝin.

S. Rublev, Esperanto-Rondeto (Krujok-Esperanto). Praktika helpilo por grupa studo de esp-o. Parto I. Por rondetanoj. 3-a eldono. 17-a—31-a miloj. Eld. CK SEU. Moskvo. Form. 17×26 cm. 64 pĝ. Prezo 1.— mk. g. Hav. ĉe R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Ankaŭ tiu metode k trafe prilaborita tekstlibro por grupa studo trovas, kiel montras la granda eldonkvanto, rapidan disvastiĝon en Sovetio; ne senmerite. Ankaŭ alilandaj studgrupoj povus utiligi ĝin al si; sed necesas atentigi alilandajn Gek-dojn, ke ĝia enhavo ne estas superpartia, ĉar ĉefe destinita por sovetianoj, kies spiritostato formiĝas en specialaj kondiĉoj de unupartieca influo. La libro estas valora instruilo; ni nur bedaŭras la uzadon de vortoj “mitingo“ anst. amaskunveno, “demonstracio“ en senco de manifestacio, “organizacio“ anst. organizo.

N. B.

E. Drezen, Elementoj de lingvoscienco, de historio kaj teorio de Lingvo Internacia. Studlibro por rondetoj k rondet-gvidantoj. Moskvo 1929. Eld. CK SEU. Form. 13×17 cm. 136 pĝ. Aŭ poparte je 49, 42 k 40 paĝoj. Prezo: Por la apartaj volumetoj 20,20 k 25 kop., por la tuta volumo en unu 70 kopekoj.

Ruslingva studo, kiu dividiĝas en jenajn tri partojn: I. La lingvo k artefariteco en la lingvo. II. Evoluo de l’ ideo pri Lingvo Internacia (de Dekart’ ĝis nuna tempo). III. Disvastiĝo, utiligo k vojoj de plua formiĝo de Lingvo Internacia (kun font-registro en la fino). Ĉar neniu en la Redaktejo posedas la rusan lingvon, al ni ne estas eble fari prijuĝon pri la valoro de la verko. Sed sendube tiaj teoriaj verkoj povas havi grandan valoron por studantoj de nia lingvo, al kiuj ili liveras gravan inform-materialon. Teoria scio tre faciligas pluan varbadon precipe en skeptikaj rondoj.

N. B.

Esperanto kaj I. T. F.

Ni legas en Bulteno de I. T. F.: Sekve de propono de aŭtomobil-kondukistoj el Göteborg, la lasta kongreso de l’ sveda transportlab. unuiĝo decidis en siajn statutojn inter la organizaj celoj meti jenan punkton: “Apogi k akceli esperanton kiel internacian helpan lingvon.“ Alia propono prezentita al la Kongreso rilatis al kolektiva aliĝo de l’ organizo al Sveda Lab. Esp. Asocio, kun la komento, ke tiu asocio jam enregistris preskaŭ 70 kolektiv-aliĝojn de sindikataj organizoj, inter ili la marista unuiĝo k dekkvino da fervojistaj sekcioj. Tiu propono estis transdonata al la Ekzekutiva Komitato.


Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g.

Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g.

Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.


MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

Planitzer Ztg., 20. 2., Sveda jun. k esp-o; Volksstimme, Chemnitz, 5. 3., El Litovio; Travail, Lyon, 5. 1., Memmortigoj en Hung., 15. 12., Kapital. en Afriko; La Solidarité, Nice, 5. 1., Memmortigoj en Hung., 22. 12., Kapital. en Afriko; L’ Effort, Lyon, 15. 1., Memmortigoj en Hung.; La Flamme, St. Etienne, 24. 11., El Italio (205).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 7. 3.; The Labour Women, London, marto (rubr.); Le Travailleur, Troyes, 9. 3.; L’ Anarchie, Paris, dec.; L’ Avant-Garde, Tours, 21. 11.; L’ Effort, Lyon, 1. 12.; Le Combat Syndicaliste, Lyon, nov.; Le Populaire, Paris, 7., 13., 16., 21., 22., 24., 30. 1., 4., 18. 2.; La Volonté de Paix, Levallois-Perret, dec.; La Lorraine, Metz, 19. 1.; La Voix des Jeunes; Ballan-Miré, jan.; Harthaer Tagebl., 6.2.; Falkensteiner Anzeiger, 23.2.; Limbacher Tageblatt, 16., 22. 2.; Planitzer Ztg., 14. 2.; Volksstimme, Chemnitz, dum febr. 11 notoj; Der Kämpfer, Chemnitz, 5. 3.; Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 3. 3. (2 art.).

Pri la SAT-Kongreso raportis:

Planitzer Ztg., 8. 2.; Harthaer Tagebl., 2. 2.

Peresper. materialon enpresis:

Travail, Lyon, 9. 3., Le Drapeau Rouge, Bruxelles, 9. 3. (2 let.); Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 12. 3.; Limbacher Tagebl., 12. 2.; Volksstimme Chemnitz, 5. 2.; Leninec, Rostov, 6., 20. 10., 1., 9., 22. 12.; Slovo ot Stanka, Rostov, 8. 1.; Molot, Rostov, 23. 2.; Za Mir i Trud, Novoĉerkask, 27. 2. (let. de ruĝfrontb. Leipzig al nordkaŭk. ruĝarm.).

En Nord-Kaŭkazlanda ĉiutaga junkom. ĵurnalo “Bolŝevistskaja Smena“ (Rostov) komence de aprilo estos presataj esp. lecionoj. Grava sukceso! Aliaj gazetoj imitu la ekzemplon! (5458.)


NIA POŜTO

6727. — La de vi eltrovita “grava eraro“ estas viaflanka. Ŝajne, legante pri “krom“ en KABE, vi ne rimarkis, ke tiu vorteto havas du signifojn k ke en nia kazo la dua signifo estas trafe esprimita, ĉar la homaro ja enhavas la banditojn; sekve “ne nur . . . sed ankaŭ“ laŭsence ne estas aplikebla. — Artikolo pri kongresanoj ne aperos, tiu pri fraŭleco jam aperis. — N. B.

10 662. — Jes, la traduko ŝajnas al ni presinda; verŝajne ĝi aperos en iu n-o fine de aprilo aŭ komence de majo. Same la artikoleto por “L. L.“.

10 262. — Alvokojn ni ne povas enmeti senpage.

13 697. — Via artikolo aperos.

Kolektivano. — Al vi mem vi devus diri: “Urĝegas“ du semajnojn pli frue. Feliĉe ni ricevis en oportuna tempo samteman artikolon de alia K-do. El la antaŭa materialo ni ĝis nun ne trovis okazon aperigi la longajn tradukojn; ĉiuokaze ni gardas tiun materialon, kiu ne malaktualiĝas. La privirinan art. ni plej baldaŭ aperigos, same aperos “La Kamparano“ en “L.L.“. — Red.


14-an de aprilo

precize je la 21-a horo laŭ Mez-Eŭropa Tempo okazos

Esp. Radio-koncerto

dediĉita je la memoro de D-ro Zamenhof. Ĝi estos transdonata per Radio-stacio je la nomo de Komintern, ondlongo 1450 m kaj estos aŭdebla en tuta Eŭropo . . . Do bonvolu tiun ĉi gravan anoncon presigi en viajn tagĵurnalojn kaj gazetojn kun peto nepre senprokraste informi pri aŭdebleco kaj impresoj al la adreso:

MOSKVO, Poŝtkesto 701, al Centra Oficejo de Esperantistoj de Ligilo.

Muzik-gvidanto de la koncerto estos Sergej Boguslavskij, Esperanto-gvidanto Viktor Javoronkov.


NI SERĈAS: seriozajn korespondantojn el ĉ. l. pri lab. temoj, turismo, sporto, por “Amika Rondo“, naturamika junular-grupo kaj gimnastikuloj.

NI INTERŜANĜAS: L, PI bfl, gazetojn, ĵurnalojn ktp. Adr.: Heil August, Ludwigshafen a. Rh., Seilerstr. 2a, Germanio.

ENHAVO:

paĝo
Inteligento, Filozofio kaj Marksismo 237
La sekvoj de sendependiĝo 238
Soveta Alasko 239
Kulturreakcio en Germanio 239
Ministaj strikoj en Hungario 239—40
Vizito al la sovetia ŝipo “Dekabristo“ 240
Iomete pri hejmindustrio en la Metalmontaro 241
Faktoj sen komentoj 241
Fajrego en pensiono 242
Ekstera komerco de USSR en pasinta jaro 242
Diversaĵoj 242
Sennaciula Liberpensula Paĝo 243
Diskutejo 244
Tra Esperantio 245—48

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 236, 11-a de aprilo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 236 — APERAS SEMAJNE — 11. Aprilo 1929

[BILDO p.1 | 43,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA VENONTA VENENGAS-MILITO

Post la mondmilito la organizita laboristaro okupis sin precipe pri tio malhelpi novan hombuĉadon. Multege da longaj decidoj tion pruvas. En ili estas esprimite, ke ĉiu moderna milito havis nur unu venkiton — la Proletaron kaj unu venkinton — la kapitalistaron. Pro tio ankaŭ estas kompreneble, kial tiu lasta klaso tiom favoras la interpopolan malamikecon; kaj pro tio aliflanke estas nepre necese, ke la Proletaro malebligu ĉiuspecan militon.

Sed krom alpreni decidojn oni preskaŭ nenion faris. Tiun senzorgecon verŝajne kaŭzas la ekkono, ke la laboristaro travivinte la mondmiliton ne plu tiel same patriotiĝos kiel en 1914, kaj se la reganta klaso provus ekbruligi fajron, ĝi sendube ne denove sukcesus¹.

Sed per la nura indigno ni ne povas eviti novan militon. Oni nur bezonas rigardi, kiel la nova milit-tekniko anstataŭigis pafilojn, maŝinpafilojn ktp. per aviadiloj kun venengaso, simpligante kaj terurigante tiele la hombuĉadon. Certe, la malnovaj mortigiloj ankaŭ estis teruregaj, sed oni povis sin almenaŭ parte gardi kontraŭ tio — tion pruvas la multaj “hejmmilitistoj” kaj “postfront-herooj”.

Sed en la venonta milito ne plu ekzistos “postfronta regiono” — la tuta lando estos batalfronto. Dum kelkaj horoj aerŝiparo povos flugi en internon de iu lando, bombardante ĝin per venengas-bomboj, buĉante virojn, virinojn kaj infanojn sen diferenco pri sekso kaj aĝo. Antaŭ ol konsciiĝi pri tio, tuta loĝantaro estos ekstermita, ĉar la gaso estas senodora. Enspirinte ĝin ĉiu vivaĵo mortiĝos; tion pruvis la terura ekzemplo de Hamburg, kie senpripensaj entreprenistoj okazigis katastrofon. Pro maldenseco de konservujo liberiĝis la gaso. Homoj enspirintaj la ĥemiaĵon parte mortis, kvankam tuj ĉeestis helpantoj, parte ili longdaŭre malsanegis. Se jam malfeliĉa akcidento okazigas tian rezulton, oni pripensu do, kio okazos, kiam la gaso sisteme estos disblovata.

La venengas-milito ankaŭ ne plu bezoniĝos tiom da militistoj. Kelkmil

[BILDO p.1 | 39,46,58,72] Portreto de homo kun kapuĉa kasko, okulvitroj kaj gasmasko, vidata de flanko.

Ĥemi-laboristo

aviadistoj sufiĉas por efektivigi plej sukcesplenan amasan ekstermadon. Ne plu necesas antaŭpretigoj kiel armado, vestado, alfrontigo ktp. Pro tio ankaŭ la militkontraŭuloj ne trovos tempon por interkomprenigi sin. Ankoraŭ ne konsciiĝante, jam ili estos surprizitaj kaj eble eĉ mortigitaj.

Nun oni povas diri, ke la venengaso, minacante ĉiujn, la kulpulojn kiel la senkulpulojn, la profitemulojn kiel la ekspluatatojn, ne diferencigas inter homoj kaj bestoj, sed ekstermos ĉiujn. Tiu fakto povus esti bona malinstigilo por la milit-profitemuloj kaj iliaj servistoj. Sed tiu supozo ĝustas nur malgrandparte, ĉar la profitemuloj posedas aŭtomobilojn por ĝustatempe ekforveturi. La urba proletaro ne konscia kaj unuavice minacata, ne posedanta aŭtomobilojn, estos la ĉefa suferanto en la milito!

Pri la venengaso kaj ties efikoj diskutis kunveno de internacia virinligo en Frankfurt-Main (jan. 1929). Por tiu ĉi urbo, en kiu troviĝas grandaj venengas-fabrikoj, tiu kunsido havis apartan signifon, ĉar ĝi estas unuavice minacata. En ĉi tiu kunveno parolis specialistoj internacie fame konataj pri venengaso kaj defendado kontraŭ ĝi. Sed kiuflanken ajn ili turnis la aferon, la finrezulto ĉiam estis: “Ekzistas nenia ŝirmilo kontraŭ venengaso!”

Profesoro D-ro Levin (Berlin) parolis pri 25 diversaj gasoj, kontraŭ kiuj ĝis nun tute ne ekzistas ŝirmilo. La sveda milit-ĉefo Brunsberg diris, ke la milito estos kvazaŭ motorigita. La milit-aviadiloj, da kiuj ekzistas hodiaŭ proks. 15 000 (krom 3000 civilaj) kapablas nerimarkate enflugi fremdan teritorion, kaj ĉiu aviadilo povos ekflamigi ĉ. 100 brulegojn samtempe. La pola kuracistino Budzinska rakontis el siaj spertoj dummilitaj pri la teruregaj suferoj de la gasvenenitaj homoj: nur dekono da ili restis vivanta. La germana studkonsilisto Nestler, kiu estis gas-oficiro dum la milito, diris, ke ekzistas nenia defend-ebleco, — aŭ la ŝirmiloj estas tro multekostaj aŭ ne sufiĉe taŭgaj. La registaroj, timante popolan ribelon, ne riskas publikigi tiajn faktojn.

Nu, kion fari kontraŭ tiu abomena danĝero, minacanta precipe la laboristaron? Ĉu konfidi al la deklaroj de la registaroj? Tiam ni denove estus perfidotaj, ĉar ankoraŭ ĉiam la registaroj estas la reprezentantoj de l’ kapitalismo kaj bezonas la armadon por akiri profiton kaj por sin apogi sur la ar-

¹ Bedaŭrinde tiun optimismon ni ne povas dividi kun la verkinto. — Red.

— paĝo 2 —

250 — SENNACIULO

PRO KADAVRO DE KADAVRIGINTO

La stratoj de Parizo, en kiuj la laboristoj neniam havas rajton manifestacii por siaj elpostuloj, prezentis la 26. marto la scenejon por grandskala patriota spektaklo: la solena entombigo de marŝalo Foŝ (france: Foch). Tio estis bonvena okazo por reveki kaj revigligi ĉiujn iom fordormemajn instinktojn de plej kruda religiemo kaj patriotismo. Devis reviviĝi el profundo instinktoj, kiuj kun elementa forto trafuriozis senkatenite Eŭropon antaŭ dekunu jaroj, je la tago de l’ militeksplodo. La morto de militestro eltiris sub cindro ardetantajn, ŝajne jam estingiĝintajn sentojn al nova vivo — spite la nuntempa realo internacia . . . Parizo malsaniĝis je ŝovinismo! Dimanĉon (24.3.), sub Arko de Triumfo, sur la Stela Placo (fr.: Place de l’ Etoile), kunpremiĝis tioma amasego da feliĉuloj por rigardi la elmetitan kadavron, ke pli ol 150 personoj kontuzvundiĝis kaj eĉ 1 maljunulo mortis. Ili ja ne vane suferis, tiuj malfeliĉaj viktimoj de troa fervoro . . . viktimiĝis ili en momento de admirinda ekstazo! . . .

Sed tio estis nur la komenco de la spektaklo. Nenion malzorgis la reĝisoroj, por stimuli en la animoj de l’ simpluloj, superstiĉuloj, senkonsciuloj, de l’ forgesemuloj la religi-patriotan senton. Ili certigis al si per la parlamento la necesan monsumon — proks. duonmilionon da frankoj! — por la “nacia entombigo” en plej granda pompo kaj brilego. Por trafe influi la blindan amason, estis aplikataj ĉiuspecaj ceremoniaj artifikoj, kiuj povas inciti la sentojn: tiel en unu vespero sub Arko de Triumfo okazis ceremonio de generaloj, el kiuj la plej aĝa havis la honoron reekbruligi la “eternan flamon” sur la Tombo de l’ N e k o n a t a S o l d a t o . . . Infanaĵoj — jes — sed infanaĵoj kun tre seriozaj efikoj . . .

Kiel ĉiuokaze, la gazetaro estis la plej bona helpanto por krei animstaton konvenan: ĝi komparis Foŝ kun Napoleono la I., ĝi priskribis lian vivon kaj konduton ĝis la plej bagatelaj detaloj, ĝi glorigis ĉion en li, homajn kaj soldatajn kvalitojn, por fari lin populara, por martelfrape encerbigi al la kredemularo, ke estis LI “la glora venkinto” en la mondmilito!

La gazetaro akiris facilan venkon ĉe

[BILDO p.2 | 23,25,65,44] Foto de procesio: tri katolikaj prelatoj en ceremoniaj vestoj marŝas antaŭ nigre vualita ĉevalo kondukata de viro.

Tiu bildo ne prezentas karnavalan procesion. Ne, tute ne. Ĝi koncernas la veturigadon de la Foŝa kadavro tra la stratoj Parizaj. Oni rimarku, ke ne malpli bone ol la aliaj aktoroj de tiu funebra komedio ludas la ĉevalo sian rolon . . .

la fetiĉuloj: miliono da parizanoj iris por edifi sin ĉe vido de ĉerko, emociiĝis, ekstazis . . . Se la komunista gazeto de Parizo skribas, ke “la laboristoj de Parizo ignoris la paradon”, tio estas bedaŭrinde nur parte vera: se oni pripensas, kiom malgranda elcento da laboristoj en Francio estas organizita kaj staras sub influo de klasbatalaj partioj, kioma kvanto da ili ensuĉas ĉiutage la tendencajn sciigojn de burĝa gazetaro senkritike, — sin ne trompante oni povas konkludi, ke ankaŭ multaj laboristoj estis inter la rigardantoj emociitaj de l’ spektaklo.

Mem partopreni la paradon funebran ili ja ne povis, ĉar por tio estis bezonataj specialaj invitiloj. La privilegion akompani la kadavron de l’ katedralo “Notre Dame” (Nia Sinjorino) tra la centraj partoj de l’ urbo ĝis Hotelo de Invalidoj havis nur specialaj kategorioj de homoj: pastraro, soldataro, princoj, parlamentanoj, ambasadoroj, altlernejaj studentoj, akademianoj, ligoj de patriotaj eksmilitintoj. La eklezio havis aparte belan okazon por propagando: unuavice, antaŭ la mortveturilo, marŝis francaj ĉefepiskopoj en sia kvazaŭteatra kostumo. La kadavro troviĝis sur kanono de 75, tirata de ses ĉevaloj. Antaŭ ĝi marŝis nigre vualite la batalĉevalo de l’ marŝalo! Sekvis la delegitaroj de l’ eksterlandaj armeoj alfabete ordigitaj, angloj, skotoj, ĉeĥoj, poloj, rumanoj, marokanoj, usonaj legianoj kaj multaj aliaj, por ne forgesi taĉmenton da soldatoj el la faŝista Italio.

Efektive la militista merito de Foŝ konsistas ja en tio, ke li komandis en la finperiodo de l’ granda milito super la tutaj aliancaj armeoj. Li estis militaristo ĝisosta, soldato, kiu amis el tuta animo sian profesion kaj plenumis kun necedema persisto la taskojn donitajn. Interese estas noti, ke li estis edukata ĉe la jezuitoj (kaj lia frato estas jezuita pastro).

La tuta reakcia Francio kolektiĝis ĉe lia kadavro kaj havis mirindan altirforton sur vastajn etburĝajn rondojn. Pompo kaj reklamo? Jes. Tio klarigas multon. Sed, la efikoj estas la samaj kiel en 1914: la homoj same kiel en 1914 kun entuziasmo kaj ekstazo estas pretaj partopreni novan patriotan buĉadon. Kio povas ligi la laboristojn super la landlimoj, estas nur la klaskonscio kaj ni bedaŭrinde devas konstati, ke ĝi estas tre malforta kompare kun la nacikonscio.

Postnoto. — En la samaj tagoj, kiam oni brue kaj pompege entombigis Foŝ, kaj reklamis plej sensacie pri li kiel senkompara militheroo, la gazetaro senbrue kaj sen distinga glorigo notis pri la morto de generalo Saraj’ (france: Sarrail). Kial tia diferenca traktado? Nu, ĉar la unua, Foŝ, estis ne nur granda patrioto sed ankaŭ pia katoliko; dum Saraj’, kvankam same bona patrioto kaj militheroo, ne estis ekleziano. Mankis do al li unu necesa kvalito por havi plenan laŭdon de l’ reakcio. Lia enterigo okazis civile.

miloj, kiam estos ŝanco por akiri pli grandajn profitojn per tiu rimedo. Iam estis la kirasplat-fabrikantoj, hodiaŭ estas la potenculoj de la ĥemi-trustoj, kiuj atendas profiton el milito. Kiel iam la “buŝeg-patriotoj”-grenadfabrikantoj interŝanĝis siajn fabrikajn sekretojn kaj eĉ la fabrikaĵojn kun aliaj ŝtatoj, tiel nuntempe interŝanĝas la ĥemi-trustoj siajn inventojn. Sed interŝanĝo eĉ ne plu necesas, ĉar la trustoj jam internaciiĝis! La milit-profitemuloj estas internacie organizitaj kaj tial ili ĉiam venkos!

Por la laboristoj el ĉiuj landoj stariĝas la urĝega tasko priatenti kaj atentigi la minacantan danĝeron, ĉar subtaksi ĝin signifus krei la kondiĉojn por terurega vekiĝo, multe pli terura ol en aŭgusto 1914. La laboristaro de la ĥemia industrio precipe devas okupi sin pri la venendanĝero kaj defendo kontraŭ ĝi. Kvankam ankaŭ burĝaj rondoj klopodas deturni la venengas-katastrofon, antaŭvidante ĝian neeviteblan alvenon, la ĉefan kaj plej efikan batalon kontraŭ ĝi devas fari la laboristaro tutmonda. ĝi devas ekstermi la militon kaj la militilojn, se ĝi ne volas esti ekstermata de ili.

SAT-ano¹.

¹ Tiu manuskripto ne havis subskribon; ĉar ni ne plu posedis la akompanleteron, al ni ne estis eble indiki pli precizan subskribon de l’ aŭtoro de tiu originale verkita artikolo. — Red.

★

La senlaboruloj en Kanado

En Edmonton, Kanado, 31. decembro 1928 senlaboruloj aranĝis manifestacion. Post kunveno en granda salonego la senlaboruloj elektis delegitojn kaj sendis ilin al la urbestro, por peti laboron. Sed la urbestro malakceptis la peton. Post mallong-daŭra kunveno je 2. januaro la senlaboruloj manifestaciis tra la ĉefa strato de l’ urbo milope kaj kantante revoluciajn kantojn renkontiris la urbestron, kiu denove rifuzis helpon. Tiam la manifestaciantoj iris al la Parlamenta palaco kaj tie proklamis sian volon sub la devizo: “Panon kaj laboron!”, malgraŭ policaj trupoj laŭte malbenante la kapitalistan sistemon. Post nelonge venis sciigo pri konsento al la senlaborulaj postuloj. Kie estas unueco, tie estas potenco.

Batalanto.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 251

LA SEKVOJ DE SENDEPENDIĜO

(Daŭrigota[?]. Vidu n-on 235)

Ne havante tiajn organizojn, al kiuj oni povus transdoni “zorgadon” pri laboristoj, la faŝistoj en Litovio komisiis tion senpere al la politika polico. Kaj ĝi uzas jenan taktikon: ĉiujn por ĝi nekonatajn aŭ malfideblajn laboristojn el pli grandaj laborejoj kaj fabrikoj ĝi ordonas maldungi pere de la administrantoj de entreprenoj, kaj reakcepti nur tiujn laboristojn, kiuj alportos de la politika polico atestojn pri fidindeco. Fidind-atestojn la polico donas nur al laboristoj, kiuj promesas liveradi al la polico informojn pri sekretaj organizoj laboristaj kaj ĉefe pri kompartio. Tiele estas forigita el ĉiuj pli grandaj laborejoj kaj entreprenoj la tuta iom pli aktiva parto de laboristoj. En la ceteraj ejoj estas semata grandega malbonmorigo kaj malkonfido de unu al aliaj.

Cetere oni faris la provon fondi kelkajn pure faŝistajn profesiajn unuiĝojn (ĉe fervojistoj kaj preslaboristoj). Sed la provoj donis neniajn rezultojn.

Sekvoj de l’ malbona ĉi-jara rikolto devigis la faŝistojn pli serioze zorgi pri la laborista problemo. Tiucele ili fondis porlaboristajn malsanulkasojn, kompreneble faŝist-tendencajn. Tamen indas diri pri ili kelkajn vortojn.

La malsanul-kasoj

La projekto de leĝo pri malsanulkasoj por laboristoj estis liverata ankoraŭ, verŝajne en 1921, al konstitucia parlamento. Tamen tuj post la detruo de l’ laboristaj organizoj, unuavice de la sindikatoj, oni ne bezonis rapide proklami leĝon pri malsanulkasoj. Ĝi kuŝis senmove en tirkestoj de parlament-komisionoj ĝis la jaro 1926. Tiutempe pligrandiĝinta laborista movado devigis ree eltiri tiun ĉi polviĝintan leĝprojekton kaj pridiskuti ĝin en la parlamento. Tamen la faŝista renverso reenŝovis tiun leĝon en la tirkestojn. Nur en 1928 la faŝistoj donacis ĝin post siamaniera “plibonigo” al la laboristoj kiel nekutiman donacon.

Sen klarigo oni povas kompreni, ke tiu ĉi leĝo tuŝas nur tre malgrandan parton da laboristoj. Krom tio oni metas sur la ŝultrojn de l’ laboristoj preskaŭ la tutan ŝarĝon de la malsanulkasaj elspezoj. La labordonantoj pagas en la kasojn nur ²/₃ de tio, kion pagas la laboristoj. La ŝtato ne partoprenas en la provizado de l’ malsanulkasoj. Tamen la ĉefa kontrolo pri la kas-agado apartenas al la ministerio por internaj aferoj. La pli malaltaj kasorganoj konsistas el ²/₃ reprezentantoj de laboristoj kaj ¹/₃ reprezentantoj de labordonantoj.

La plej granda nombro da laboristoj en Litovio estas okupata en terkulturo. Ili ne uzas la leĝon pri malsanulkasoj, kvankam interalie estas notita en la leĝo, ke por ili estas aplikata nedeviga asekuro.

En komenco de decembro 1928 la konsilantaro de unuiĝo de naciistoj (faŝistoj) denove kunsidis por zorgi pri plibonigo de laboristaj kondiĉoj. La efikoj sentiĝis per pli severaj juĝoj pro aparteno al kompartio aŭ disvastigo de ĝia literaturo. Antaŭe oni kondamnis la “kulpulojn” je 15 jaroj da punlaboro. Nun oni kondamnas ilin je morto aŭ je dumviva malliberejo. Sed lastatempe en kelkaj laborejoj okazis strikoj kaj ie la senlaboruloj jam kuraĝis postuli subvenciojn.

Oni “zorgas” pri la kamparanoj

Post la laboristoj, la faŝistoj “ekzorgis” pri la kamparanoj. Unuavice estis zorgata pri la terreformo. Antaŭmilite en Litovio preskaŭ duono da plej bona grundo apartenis al bienposedantoj, kiuj grandparte estis poloj. En vilaĝoj estis sentata grandega manko da grundo.

Dum la mondmilito multaj loĝantoj de Litovio estis forkurintaj en Rusion. Tie ili vidis, kiel radikale la Oktobra revolucio de 1917 solvis la terproblemon.

Dum fondiĝo de l’ Litovia ŝtato granda parto de polaj bienposedantoj forkuris en Polion. Iliaj bienoj staris ankoraŭ netuŝitaj, sed ankaŭ ne-prilaboritaj. La senproprigo de bienoj kaj disdivido de l’ grundo al vilaĝaj laboristoj kaj al kamparanoj, havantaj malmulte da grundo, fariĝis en Litovio la plej populara devizo de vastaj amasoj. Tiu ĉi fakto devigis la burĝaron kaj riĉan kamparanaron en Litovio, fari praktikajn konkludojn. Volante eviti la sorton de Rusio, tiuj lastaj devis transdoni parton de biengrundo al vilaĝaj laboristoj kaj malriĉaj kamparanoj. Oni eldonis leĝon pri terreformo, laŭ kiu la bienoj estas malgrandigitaj ĝis 80 hektaroj, escepte nur la specimenajn mastrumaĵojn. La pastro A. Ŝmulkŝtis, prezidanto de la partio de kristanaj demokratoj, diris, ke kun la terreformo konsentis eĉ granda parto da pli saĝaj bienposedantoj, ĉar ili komprenis, ke se oni ne volas perdi ĉion, oni devas transdoni parton de la grundo bonvole. “Por poste ĉion ree forpreni . . .” — tion ne aldonis al siaj paroloj en la fino Ŝmulkŝtis.

Revolucia periodo pasis. Efektive parto de laboristoj kaj malriĉaj kamparanoj ricevis grundon. Sed ili ricevis neniajn helpilojn. Ja nudan teron oni ne mordetos per la dentoj. Se oni havus propraĵ-dokumentojn, oni vendus tiun grundon kaj migrus laŭ la direkto de sia nazo. Sed nun oni devas suferi sur tiu nuda terpeceto kaj fariĝi servutulo de najbaro aŭ bienposedanto.

La faŝistoj eĉ tion prizorgis. La dividon de bienoj ili haltigis. Al ĉiuj novfondiĝantoj¹ ili rapide donis la propraĵ-dokumenton pri antaŭe ricevita grundo, por ke ĉi tiuj sen iuj malhelpoj povu la ricevitan kampon redoni al tiuj samaj bienposedantoj aŭ al najbaroj — riĉkamparanoj. Sed la lastaj ne petis, ke la malriĉulo bonvolu redoni la grundon; ili postulis, ĉar la protestitaj kambioj de novfondiĝanto jam delonge estis ĉe notario. Nur oni ne povis laŭ ili juĝpostuli la monon, ĉar la novfondiĝanto ne havis propraĵ-dokumentojn.

Speciale por “S-ulo” verkita de T. K. Ellitovigis Esperantistoj.

(Daŭrigota.)

¹ Novfondiĝanto = la homoj ricevintaj iom da kampo (de ¹/₂—12 hektaroj), dum la terreformado.

LA ŜAMANA MISTERO¹

En anguloj de jurto² estas duonlumo, kaj nur ĝia mezo estas hele lumigita per brulanta lignaĵo. Kontraŭ la pordo, malantaŭ la brullignaĵo, sidas genuflekse la mastro de l’ jurto kaj en dekstra flanko de ĝi diservas kamo³. Laŭ altajana kutimo la virinoj okupas la dekstran flankon de jurto (rigardante de enirejo) kaj la viroj la maldekstran.

La kamo staras genuflekse. Li estas vestita per blua kaftano, kun falda kolumo, butonumita sur la brusta flanko per grandaj ruĝaj butonoj. Laŭlonge de l’ kaftana dorso estas du blankaj tolaj rubandoj. Surkape la kamo havas ĉapon, al kiu malantaŭe estas alkudrita blanka rubando falanta nuken. Per la maldekstra mano li tenas tamburinon ornamitan eksteraflanke per decaj desegnaĵoj, kaj per la dekstra mano li tenas frapilon ornamitan per rubandoj kaj tintantaj metalaj lamenoj. Per sam-

[BILDO p.3 | 63,37,87,55] Ronda desegnaĵo: stiligita homfiguro kun vizaĝo kaj etenditaj brakoj, ĉirkaŭ ĝi signoj de suno kaj luno, malsupre bestoj kaj geometriaj figuroj.

Desegnaĵoj sur la interna flanko de tamburino.

specaj lamenoj estas ornamita la idolo kun kupraj frunto kaj okuloj enmetita en internon de l’ tamburino.

La kamo de tempo al tempo mallaŭte frapante sian tamburinon ion kantas recitative. Li plenumas jam la finparton de l’ mistero en la diservo al Ulgeno (bona dio) kaj troviĝas, image, malproksime, sur alta ĉielo, en sfero de “fajra tero”, kie loĝas patrino Suno kaj patro Luno. Li preĝas al ili kaj gloras ilin. La kamo ne staras trankvile, sed ĉiam serpentumas sur la loko, rapide turnas sin diversflanken, konvulsie skuas la tamburinon, pro kio kortuŝante sonoras la metalaj lamenoj, kaj de tempo al tempo li blovas kaj kraĉas antaŭ sin. Sed jen la kantado de l’ kamo fariĝis iu sovaĝa freneza kriado. Li eksaltas de l’ loko kaj tre rapide ekturnas sin ĉirkaŭ la fajroŝtiparo mem. Forte frapante la tamburinon kaj sovaĝe laŭte kriante, la kamo ekflugas al altega ĉielo. De l’

¹ La Ŝamana-mistero estas religia idolana ceremonio, aranĝata en la Altajmontara regiono (Sovetio). La liberpensuloj en tiu regiono devas kontraŭbatali ne nur la kristanismon, sed ankaŭ la ŝamanismon, kiu lasta estas tre multekosta, ĉar oni forbuĉas kiel oferdonon dum la mistero la ĉevalojn, la solan trezoron de l’ indiĝenoj. ² Loĝejo konusforma. ³ Altaja nomo de ŝamano (pastro).

— paĝo 4 —

252 — SENNACIULO

ŜPINISTINOJ VENKIS

Dum 1928, pro tre malvigla ekonomia stato kaj terura subpremado, Laborunia movado en Japanio, speciale inter virinoj, progresadis tute ne vigle. Io notinda tamen estis la striko de ŝpinistinoj. Spite tia malesperiga tempo ili venkis. Kvankam oni pensos, ke la strikantoj havis tute ordinarajn postulojn, la venko montras la forton de unuiĝo.

En kia stato vivis ŝpinistinoj en Tokio-Muslinkompanio en la urbeto Kanamaĉi? Tie 1200 gelaboristoj laboras. Inter samfabrikanoj edziĝo estis malpermesata. Se samfabrikanoj edziĝis, ili tuj devis maldungiĝi. Post kiam la geedzoj trapasis la tutan skalon de salajra registro, bonŝanculoj inter ili hazarde ree dungiĝis. Tamen tiam la redungitaj homoj devis fari tute novan kontrakton kun la kompanio. Kaj tiu nova kontrakto absolute ignoris, ĉu oni laboris 5 aŭ 8 jarojn antaŭ sia edz(in)iĝo. Per tio la kompanio evitis plimultigon de pago pro longa servado kaj premion pro daŭra servado kaj ankaŭ malprofiton en efikeco, kiu rezultos pli-malpli de edziniĝo.

800 laboristinoj el la tuta laboristaro loĝis en pensionoj ĝuste kiel birdoj en kaĝoj. En la unua dimanĉo ili neniam havis permeson eliri, eĉ se iliaj gepatroj vizitus ilin. La kompaniaj oficistoj diris, ke en la unua dimanĉo laboristinoj havas monon, ricevinte pagon antaŭ ne longe, kaj estas danĝero pri ilia ebla forkuro. Oni elmetis ja la laboristinojn al tia mizera stato, kiu kaŭzas sufiĉan timon kaj suspektemon pri eventuala forkuro. Eĉ en aliaj dimanĉoj krom la unua dimanĉo ili estis ne tute liberaj. Se iu laboristino revenus post la dudek-dua horo vespere en dimanĉo al ŝiaj tutaj samĉambraninoj estus malpermesate eliri dum la tuta monato. Al ili do estis neeble senĝene vidi eĉ kinon en libertago. La kompanianoj diris, ke la kompanio estas tre severa rilate al eliro de laboristinoj pro tio, ke ĝi volas gardi moralecon de la junulinoj. Tiu bela kialo maskis ilian timon, ke la laboristinoj povos kontakti kun nova ideo en la ekstera mondo. Kvankam la kompanioj ne bezonas fari elspezon lasante eliri laboristinojn, ĉiuj kompanioj estas same severaj rilate al la eliro-demando pro la sama kialo.

[BILDO p.4 | 33,21,65,52] Foto de japana infano kun kapotuko, portanta sur la dorso grandegan korbon, starante sur strando.

Sufervivo de infanoj en Japanio

La ŝpinistinoj en la Kanamaĉi-fabriko elektis siajn reprezentantojn, kiuj prezentis petskribon en la 25-a de junio. Iliaj petoj estis: 1. libereco pri edziniĝo; 2. libereco pri eliro; 3. deĵorigo de kuracistoj dum nokto; 4. Honesta observo pri perioda plimultigo de pago. Dum 3 tagoj ili kun la oficistoj de la kompanio intertraktis. Tamen la kompania flanko montris neniom da sincereco al tiuj tre pravaj petoj. La obstinega sintenado de l’ kompania flanko indignigis la tutan laboristinaron, kaj ĉi tiuj je la 6-a horo en la mateno de l’ 29-a tago okazigis kongreson, kaj la ekscititaj laboristinoj ĉiuj elflugis el la fabriko. La tute konsternita kompania flanko nenion povis fari kontraŭ la forta aro en tiu frumateno.

La tuta laboristinaro elfluginta el la pensionoj tuj kolektiĝis kaj manifestaciis antaŭ la pensiono de virlaboristoj. Post 3 horoj terure konsternitaj policistoj alkuregis por ordoni disiĝon. Kelkdeko da policistoj kune kun kompanianoj repelis la kontraŭstarantajn laboristinojn ĉiujn en iliajn pensionojn.

La enpelitaj laboristinoj eliris sur la tegmentojn. Svingante subite faritajn ruĝflagojn, ili responde kantadis al la ruĝflagoj de sia helpantaro, kiu malsupre staris antaŭ la pensionoj.

Baldaŭ tamen policistoj malsupren trenis la laboristinojn de la tegmentoj. La fenestroj estis najlataj, kaj ŝirmiloj estis pendigataj. Tamen ili ne atentis fenestrojn de l’ necesejoj, el kiuj subite aperis manoj svingantaj naztukojn, kaj la helpantaro ekstera kantadis per sia tuta forto. La fenestretoj ankaŭ baldaŭ fermiĝis. La kompania flanko plej severe gardadis. Komuniko kun eksteruloj fariĝis absolute neebla. Riskantaj bravuloj kun afiŝetoj enŝteliĝis en la pensionoj dum la nokto, sed ili ĉiuj kaptiĝis. La kompania flanko provis laborigi la laboristinojn; kontraŭ unuopa laboristino ploranta kaj kontraŭstaranta oficistoj kaj policistoj kelkope provis elatingi devigan laboron.

La kompania flanko venigis rakontistojn kaj profesiajn amuzistojn por trompe mildigi la laboristinojn.

La gvidantaro kaj helpantaro ekster la pensionoj suferis de ekstrema maltrankvilo. Ili tute ne sciis kion fari. Eksterpensionaninoj apenaŭ povis eniri la manĝoĉambron nur por manĝi; ĉiun el ili akompanis gardisto, kaj ili povis nek paroli nek enĵeti afiŝetojn. Eĉ paperetoj kaŝitaj en ies lumbtuko estis komike malkovrataj.

La unua tago de julio estis dimanĉo, en kiu multaj subtenantoj are alvenis al tiu urbeto Kanamaĉi. Al ilia entuziasma kantado kaj manifestacio neniu respondo sekvis el la interno de la pensionoj. Dume la laboristinoj daŭrigis sian intertraktadon kun la kompanio. La kompania flanko vidante tre firman unuiĝon de la laboristinaro, rapidigis tujan solvon de la problemo.

Je la 1.30 noktmeze la laboristinaro akiris perfektan venkon.

Kia forto estas unuiĝo! En la daŭro de 2½ tagoj de kiam komuniko kun eksteranoj estis absolute neebligita, 800 laboristinoj daŭrigis sian unuiĝon kaj ne eĉ unu perfidulino aperis! En la unua nokto de tiu striko noktlaboristinoj, trompite de propagandaĉo de la kompanio, estis ĉiuj pretaj por eklabori. Tiumomente taglaboristinoj sciiĝintaj tion tuj alkuregis kaj senmaskigis ilian tutan preparon. Kiam unu parto ŝanceliĝis, aliaj ĉiam instigis kaj kuraĝigis ilin kaj tenis sian unuiĝon kompleta. Tute sen gvido de viroj, la laboristinoj per si mem daŭrigis sian unuiĝon kaj trovis ĉiujn siajn postulojn plenumitaj.

Eljapanigis 4976.

Suno li ĉiam altenleviĝas celante la Polusan stelon. Longe li flugas, longe freneze turnas sin sur loko, gestante kaj saltante . . . longe kaj obstine li frapadas raŭke blekantan tamburinon, longe ion kriadas . . . Jen ĉio ĉesis. La kamo denove staras genuflekse kaj denove trankvile kantas ion akompanate de l’ sonoro de lamenoj . . .

Antaŭlasta akto de l’ mistero: la kamo estas sur la Polusa stelo (altinkazik = ora paliso). Tie staras granda ora paliso, al kiu la kamo alligas la oferbuĉotan ĉevalon. Estas proksime de tie Ulgeno, la bona dio, sed la kamo ne venos por lin viziti, ĉar Ulgeno neniun lasas eniri sian loĝejon. Ulgeno nur sendas renkonten al la kamo siajn servantojn, diaĵojn, kiuj kondukas la ĉevalon alligitan de l’ kamo al la Ulgena loĝejo. Malgraŭ la neatingeblo la kamo interparolas kun Ulgeno. La kamo dankas al li pro ĉiuj bonoj ricevitaj de l’ mastro de jurto kaj petas lin esti ĉiam tiom favora, li petas donaci al tiu, por kiu li diservas, multajn brutojn, multajn infanojn. Longe preĝas la kamo, kaj oni atentas lin.

Denove la kamo eksaltas de l’ loko, saltas antaŭ sin kaj forte frapante la tamburinon krias imitante la kriadon de l’ anseroj. Li vokas paron de siaj nigraj anseroj, kiuj devas mallevi lin returnen al la tero. Jen aperas la anseroj. Komenciĝas flugo malsupren. La kamo en plej alta grado de furiozo. Kvazaŭ turbo li turnadas sin sur loko, konvulsie gestante kantas li ion per raŭka voĉo, hurligas li sian tamburinon kaj fine subite falas teren svenante. La mistero finiĝis.

A. L a p u s t i n (10 373), Ulala.

— paĝo 5 —

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

Paŝon post paŝo…

Denove nia Paĝo! Jam en ĝi ni devos komenci prepari nin por okazonta sekci-kunsido dum nia 9-a en Leipzig. De hodiaŭ ni malfermas niajn paĝojn por diversaj proponoj, diskutotaj dum nia sekci-kunsido. Lasttempe pli da materialo alvenas por nia Paĝo, eĉ loko mankas por ĉion presigi. Ni uzos parton en “La Nova Epoko”, parton en TEPS-Bulteno, se nia ŝatata K-do Boubou konsentos.

Ni alvokas niajn kunlaborantojn, landkonsulojn k ĉiujn aliajn sekcianojn sendi al ni materialon pri ilia laboro kaj samtempe ion por S.S.-K.P. Kultura kroniko el ĉiuj landoj estas bezonata. Red.

La franca avangarda Studentaro

(vidu n-ojn 218, 223 k 233)

La unueco de tendencoj en la kontraŭfaŝisma batalo. Eble la leganta K-do sin demandos, ĉe kiu tendenco avangarda agitas kaj batalas la studentaro de UFE? Tiu juna kaj forta movado estas esence unueca. Naskita de la stultaj tumultoj kaj bruegaj fanfaronoj de la du dekstraj grupoj de rojalistaj kaj junpatriotaj studentoj (kiuj malgraŭ ŝajna interkonflikto unuiĝas por konsistigi la universitatan faŝismon) —, UFE batalas sur unueca starbazo kontraŭfaŝisma. Tiu starbazo estas ne nur bontaktika, ĝi estas ankaŭ deviga pro la forta pozicio de l’ faŝismo en la Latina kvartalo (tiel oni nomas la kvinan urbdistrikton de Parizo, kie loĝas la studentaro kaj staras la Universitato). Ĉiutendencaj avangarduloj ne estos tro multaj por purigi la “Aŭgiasstalojn” de l’ universitata faŝismo. Sed tiuj sagacaj junuloj, kiuj en ĉiuj sciencaj fakoj elstudis, ke nenie ekzistas neŭtrala nulo, kiuj en ĉiuj sciencaj fakoj elstudis, ke nenie ekzistas neŭtrala nulo, kiuj ankoraŭ ne estis influataj de la demokratismaj manovradoj en nia respublika politiko, ankoraŭ ne scias “naĝi inter du malsamaj akvoj” t. e. turniĝi oportune jen dekstren, jen maldekstren laŭ la politikaj fluoj kaj prezenti kiel antikva dio “Janus” duoblan vizaĝon.

Antaŭ la stultega maldeco de faŝistaj studentoj kontraŭ profesoroj Langevin kaj Prenant (kies kursojn ili sabotis pro la nura motivo, ke tiuj altestimataj scienculoj kaj sistemo), la kontraŭfaŝisma studentaro povas nur alpreni firman revolucieman opinion.

Kiam la faŝistaj medicinaj studentoj provis saboti la kurson de profesoro Champy (Ŝampi) antaŭ kelkaj monatoj, la studentoj de UFE restarigis la ordon en la Universitato spite la bastonegoj kaj atakiloj de tiuj rojalistaj kaj patriotaĉaj moŝtoj. La 21-an de marto 1928 UFE organizis majstre kunvenegon kontraŭfaŝisman, en kiu partoprenis 300 studentoj kaj ĉiutendencaj oratoroj. Tiutage la kontraŭfaŝistaj studentoj ‘estris’ la bulvardon dank’ al ŝirmo de defendaj studentaj grupoj. Dum la preparo de la kunvenego, 50 faŝistoj atakis 6 K-dojn disdonintaj propagandilojn — sed en la kunvena vespero la faŝistaj bandoj malkuraĝe forkuris en la subterajn staciojn de “Metro” (subtera rapida tramo).

Malgraŭ la tendenc-unueco estas facile rimarkeble, ke la reformista (socialista aŭ sindikatista) tendenco ne tre emas partopreni la agadon de la avangarda studentaro. Krom la studentaj oratoroj, en la kontraŭfaŝista kunveno ĉefe parolis gvidantoj de ruĝa federacio de Instruistoj kaj de Edukintern (Internacio de l’ Eduklaboristoj), el kiuj kelkaj estas eks-studentoj. Sekretario de Nacia Sindikato Instruista (reformista) K-do Glay’ (Glä), invitita, ne venis kaj anstataŭigis sin de K-do Blutte (Blüt), kiu apartenas samtempe al Ruĝa Federacio Instruista kaj al Nacia Sindikato. La sintenado de reformistoj al studenta movado tre similas ilian sintenadon al jun-instruista federacio. Reformistoj profunde sentas, ke junuloj sin direktas al revolucia tendenco kaj reformistoj timas, ke per sia partopreno en tiuj tendenc-unuecaj organizoj junulaj ili helpus nur al la t. n. “ekstremismo” (revoluciismo).

Lukto kontraŭ deviga militistigo de studentoj. La socia batalo de l’ avangardaj studentoj baziĝas ne nur sur kontraŭfaŝisma agado, sed ankaŭ sur kontraŭmilitemo per la lukto kontraŭ la enkonduko de militarista instruado en la altaj lernejoj (porinstruistaj, gimnaziaj, universitataj…). Oni scias, ke la tre “pacema” franca respubliko, malgraŭ multaj promesoj redukti ĝis unujareco la soldatservo-daŭron, ankoraŭ konservas 18 monatojn la junulojn en siaj kazernoj. Sed speciala dekreto permesas al instruitaj junuloj (instruistoj, studentoj, profesoroj) resti nur unu jaron, se, per la speciala militista instruado donita de oficiroj kaj suboficiroj en la lernejoj mem, ili sukcesas akiri militinstruan diplomon, kiu ebligos, ke ili estu rezerv-oficiroj kaj servu nur unu jaron. La avangardaj studentoj el UFE postulas egalecon kun aliaj soldatoj ne pro tio, ke ili deziras militservi pli longe, sed ĉar ili malŝatas militarismon.

[REKLAMO p.5] BALDAŬ ESTOS ELĈERPITA la eldono de l’ Protokolaro de la 8-a SAT-Kongreso en Göteborg. Ĝi enhavas ankaŭ la tekston de la Programprojekto, nun pridiskutata en “S-ulo”. Ĉiu aktiva SAT-ano, kiu ankoraŭ ne posedas la ampleksan k interesegan broŝuron, aĉetu ĝin senprokraste, ĉar ne restas multaj ekzempleroj! 64 pĝ. Prezo nur 0,50 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

[BILDO p.5 | 34,75,43,82] Nigra kvinpinta stelo en la reklamo.

Sufiĉas vidi la militistojn en la kazernoj, ili restu for de la lernejoj.

Resume. Resume, oni povas eltrovi en la daŭre kreskanta movado de l’ avangardaj studentoj kvar etapojn, kiuj signas la progresojn:

  1. Ĝis 1925, la kontraŭfaŝistaj studentoj unuope kaj disigite agadis en la oficialaj “Ĝeneralaj Asocioj Studentaj”.
  2. Post 1925, la avangardaj studentoj kuniĝas en “Ĝeneralaj Unuiĝoj” kaj komencas la grupan lukton.
  3. De 1927, post la fonda kongreso de UFE, ĉiufakaj studentoj federaciiĝintaj komencas propagandon al la studentamaso kaj starigas ĝeneralan starbazon kaj ĉiufakajn postulojn.
  4. En 1928 la studenta movado ampleksiĝas al la tuta lerneja intelekta junularo en ĉiugrada instruado kaj organizas la kunligojn kun la klasbatalaj sindikatoj kaj tiel firme sin lokas meze de la proletara sindikatismo.

M. Boubou.

EL VIVO KAJ SCIENCO

Budhologia instituto

estis malfermata ĉe Leningrada akademio de sciencoj sub gvido de prof. Ŝĉerbacki. Al scienca konsilantaro de l’ instituto apartenas reprezentantoj de Francio, Germanio, Japanio, Hindio kaj Mongolio. La instituto preparas la unuan enciklopedion pri budhismo kaj kongreson en Leningrad. Homo (2921).

Malsano de vitro kaj ĝiaj sekvoj

Novepoka kulturo postulas nuntempe, ke estintaj memoraĵoj estu konservataj por la estonto. Estis privataj kolektantoj, kiuj donis la unuan iniciaton. Poste disvastiĝis la kompreno pri la fondado de kolektoj publike alireblaj en ĉiuj kulturŝtatoj, kaj ne nur en iliaj ĉefurboj, sed ankaŭ en provincurboj. Necesas, ke oni havu perfektan scion koncerne la konservadon de ĉiuj antikvaĵoj; tamen tiuj scioj estas en multaj okazoj ankoraŭ ne kompletaj. Ekzemple oni povas diri tion koncerne la konservadon de malsana vitro.

Vitromalsano montriĝas jene: Sur glaso, pokalo aŭ tabulvitro unue ekzantemas forte malbonodora ŝvito. La glaso, pokalo aŭ tabulvitro perdas sian brilon, malklariĝas; poste oni rimarkas sur la plato subtilajn, pli malpli densajn krevajetojn similajn al araneaĵo. Ĉi tiuj krevajetoj profundiĝas, post tio komencas forfaladi; nove dekovrita plato subiĝas al la sama procedo, ĝis la vitro tute disfalas.

La scienco argumentas: Vitro riĉa je alkalioj eliminas, influite de akvo, la krevajetojn kaj acidon karbonikan. Poste restanta acido silicia kun teraj kvarcitaĵoj en skvametoj forfalas. La procedo ĉiam akuta daŭras sur malmola vitro malriĉa je alkalioj kelkajn jarojn, sed sur mola ekzemple venecia vitro ĝi daŭras kaj finiĝas rapide dum

— paĝo 6 —

kelkaj monatoj. Facetita kaj maldika vitro subiĝas al tiu malsano facile. La ĉeĥa vitro, kiu estas pli riĉa je acidoj saliciaj, rezistas.

Glasoj kaj pokaloj ŝirmataj per kovrilo estas interne konservataj. Tio pruvas, ke kovrado ŝirmas la internon kaj samtempe malhelpas infektadon. Estas pruvite, ke tiu ĉi malsano efikas infekteme sur la apude starantajn glasojn kaj pokalojn kaj eĉ trafas tabulvitron.

Pri la vitromalsano, vastaj rondoj da kolektantoj ne havis scion, ĝis la internacia muzea kongreso en Kopenhago je la fino de la 19-a jarcento kaj alia en la jaro 1903 en Berlino. La kongreso en Kopenhago komisiis al la Industria Muzeo en Reichenberg (Ĉeĥoslovakio) la studadon pri la vitromalsano. La bezonatan materialon donis por tiu celo la Industria Muzeo de Berlino kaj artaj kolektoj de Kopenhago. Nordbohema Industria Muzeo en Reichenberg kunlaboris kun tiea kemia laboratorio kaj klopodis klarigi la gravan malsanon. Samtempe ĝi dediĉis detalan broŝuron pri siaj rezultoj, eĉ pri tiuj de aliaj fakuloj-specialistoj, al la internacia kongreso, kiu estis aranĝita en la jaro 1903 de la Industria Muzeo de Berlino. S-ro G. E. Pazaurek, gardisto en la Reichenberga muzeo, konata specialisto pri utiligata vitro, estas aŭtoro de tiu ĉi broŝuro, kiu argumentas, ke oni ne povas malhelpi la vitromalsanon. Tamen li rekomendas forigi malsanan vitron el la kolekto aŭ froti ĝin per senakva lako.

La Urba Muzeo en Ĉeské Budêjovice (Ĉeĥoslovakio), kiun sciigis s-ro Pazaurek pri vitromalsano ekkonis, ke en ĝia kolekto de glasoj kaj pokaloj troviĝas kvar malsanaj pokaloj el 17-a kaj 18-a jarcentoj. Poste la “renovigisto” kaj administranto de nomita muzeo komencis (en 1906) siajn provojn, radikale batali kontraŭ la pereiga malsano. Post longaj sendormaj noktoj li sukcesis eltrovi preparaĵon, kiu malhelpas la disvastigon de la malsano. Lia invento estas plej perfekta kaj la unua en la mondo, kiu garantias la detruon kaj forigon de l’ pereiga vitromalsano. Li ankaŭ estas la sola, kiu faris inventon kontraŭ la stanpesto. Lia preparaĵo eĉ imunigas la sanajn glasojn, pokalojn kaj tabulvitron kontraŭ la vitromalsano.

Fakuloj-specialistoj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉi invento, turnu sin (skribante nur en esperanto kaj aldonante respond-kuponon) al: Jos. Ploss, Ĉeské Budêjovice, Skuherského ul. 63, Ĉeĥoslovakio. SAT-ano 4080.

NIA ANGULETO

Ne forgesu havigi al la red. interesan artikolon!

12 448. Via art. aperos en sekv. SSKP. Kunlaboro via estas dezirata.

A. Penĉik. Vian art. ni esperas uzi en TEPS-bulteno. Daŭrigu vian kunlaboron.

M. Starr. Kial do vi silentas?

3905. — Pro tro speciala karaktero de via artik. mi esperas ĝin uzi en I. M. R. (Studenta fako). Daŭrigu!

L. Bergiers. Jam longe ni ne ricevas resp. al niaj PK k leteroj. Informu nin pri vi mem.

DISKUTEJO

La “mikrokosma” Sennaciismo

II

(Fino de l’ artik. el la antaŭa n-ro)

Nun mi pli detale pritraktos la doktrinon de K. Lanti pri Sennaciismo.

Laŭ opinio de K. Lanti, “neniam la problemo pri liberiĝo de l’ proletaro estis starigata je sennacieca vidpunkto”. “Nur la praktikado de esperanto povis ebligi tielan stariĝon de la problemo.” Ĉi-tio estas tute nevera.

Ligo de lingva komuneco inter ekspluatatoj kaj ekspluatantoj estas tre granda, sed ĝi fariĝas tre malforta antaŭ atako de ekonomiaj kondiĉoj, kiuj puŝas klason kontraŭ klaso. La monda lingva disiĝeco de proletaro estas grandega, sed ĝi estas multe pli malforta ol ekonomiaj faktoroj, kiuj diktas, kiel la fera leĝo, unuiĝon tutmondan de proletaro. Oni do memoru, ke la decidanta faktoro en ĉiuj gradoj de proleta tutmonda unuiĝo estas la ekonomio, sed ne lingvo. Kaj ankaŭ la evoluo de lingvo mem dependas de la ekonomio.

Foresto de lingvo internacia kaj poste nekompreno de signifo k valoro de esperanto ne malhelpis al revoluciaj proletaj ideologoj montri vere sennaciecan linion de proletara politiko k de homara evoluo. Ankoraŭ Marks skribis: “Oni riproĉas al la komunistoj, ke ili volas forigi la patrolandon, la naciecon. La laboristoj ne havas patrolandon.” En siaj “Rimarkoj” al la projekto de SAT-programo K. Lanti, citante Jareŝon [?], asertas, ke ĉi-tio estis nur paradokso de Marks. Pruvu ĉi-tion K. Lanti⁷!

Lenin, ĉi-tiu plej granda sennaciulo de nia epoko, komprenas sub la vorto “internacia” “kunfandiĝon de ĉiuj nacioj en la plej supera unueco”*. Kaj, por esti pli ĝusta, li al la koncepto “kunfandiĝo” kontraŭstarigas la koncepton “kunproksimiĝo”: “La celo de l’ socialismo estas ne nur neniigi dispartiĝecon de l’ homaro per etaj regnoj, ne nur kunproksimigi naciojn, sed ankaŭ ilin kunfandigi.”

Kaj ni prenu ankaŭ Kautski’n de l’ epoko, kiam li ankoraŭ estis revolucia marksisto, ĉu ne diras li ankaŭ pri kunfandiĝo de nacioj kaj pri universala lingvo⁸?

La ekzemploj k citoj sufiĉas por montri, ke ĉe revoluciaj marksistoj la koncepto “internacia” ĉiam egalas “sennacia”. Tial pravas la esperantistoj, kiuj distingas en la vorto “internacia” du konceptojn kaj tradukas la vorton per la 2 vortoj: internacia k sennacia.

Laŭ opinio de K-do Lanti la esperanta mondeto estas “ia mikrokosmo, sur kiu povis naskiĝi la ideo pri sennaciismo.” Li daŭrigas: “Troviĝis anticipemaj spiritoj por prezenti al si bildon de tutmonda socio mastrumata laŭ raciaj principoj, socio en kiu ne ekzistus landlimoj k estus uzata kiel kulturlingvo nur esperanto.” Tia estas la vere “mikrokosma” teorio de K-do Lanti, kiu penas deŝiri sennaciismon de ĝenerala tutmonda proleta movado kaj fari el ĝi iun veran “mikrokosmon”. Tiu estonta tutmonda socio, la bildon de kiu prezentas al si la “anticipema spirito” de K-do Lanti, jam delonge estas “anticipita” de la plej grandaj proletaj ideologoj. Ili povis erari pri la vojoj, per kiuj evoluos lingvo tutmonda, sed ili bone antaŭvidis ĝin en estonta socio tutmonda⁸.

Substrekante kontraŭe al K-do Lanti la “makrokosman” karakteron de la tutmonda sennaciisma movado⁹, mi tute ne

* Ĉi-tie kaj sube mi citas.

⁷ Mi ne povas ne protesti kontraŭ la argumentmaniero de K-do Sp. En la Protokolaro (pĝ. 54) oni povas legi: “Li t. e. Jores, asertis” ktp. Mi akceptas respondecon nur pri miaj diroj, ne pri tiuj de Jores. Sed estas fakto, ke la fama franca oratoro havis tiun opinion k jen estas, K-do Sp., la de vi petita pruvo:

“Kiam la Komunista Manifesto de Marks k Engels eldiris, en 1847, la faman frazon tiel ofte ripetatan k ĉiusence ekspluatatan: ‘La laboristoj ne havas patrion’, tio estis nur pasia pikparolo, PARADOKSA (la substreko estas de mi. E. L.) rerespondo, k cetere malbonveninta, rebate al la polemiko de la burĝaj patriotoj, kiuj denuncis la komunismon kiel patridetruan. Cetere, Marks mem rapidis korekti k limigi la sencon de sia formulo. Li tuj aldonas: ‘Per tio, ke la proletaro devas unuavice konkiri al si la politikan regadon, levi sin al nacia klaso, starigi sin kiel nacion, ĝi estas mem ankoraŭ nacia, kvankam tute ne en la senco de l’ burĝaro:

“Tio estas subtiloj sufiĉe malklaraj k sufiĉe vanaj. Kiel la proletaro povus starigi sin en nacion, se la nacio ne jam ekzistus k ne havus kun ĝi vivantajn rilatojn? Kaj se la Manifesto volas simple diri, ke klaso ne havas patrion, tiom longe, kiom ĝi ne plene regas la patrion, tiom longe, kiom ĝi ne konkiris la tutan politikan potencon, ĝi devas deklari, ke dum la tuta periodo de la malnova monarkio, depost la timema starigo de Komunumoj ĝis la franca Revolucio: “La burĝoj ne havas patrion.” (J. Jores, La Nova Armeo, pĝ. 436—437.)

Mi povus daŭrigi la citadon; Jores ja dediĉas 30 paĝojn por pritrakti la demandon k pruvi, ke oni malĝuste komprenigas la penson de Marks, citante sen ia klarigo la faman frazon: “La proletoj ne havas patrion.”

⁸ Pri tiu punkto oni bonvolu legi aŭ relegi la artikolon de Herezulo en la n-o 233 de “S-ulo”.

⁹ Aŭ la vortoj havas difinitan sencon, aŭ ĉiu povas laŭplaĉe doni al ili specialan sencon. Se oni konsentas, ke la vortoj havas difinitan sencon, laŭ kiu ĉiu serioza verkisto devas ilin uzi, ni vidu ĉu K-do Sp. rajtas paroli pri ekzisto de makrokosma sennaciisma movado. Laŭ mia scio ISMO rilatas al doktrino, al sistemo, al ia kutima pens- aŭ agmaniero. En “La Laborista Esperantismo”, mi diris: “fakto estas, ke ĉiuj internaciaj kongresoj de la plej maldekstraj laboristaj organizoj, ĉu politikaj, ĉu sindikataj, ĉiam sin deklaris por la “liberiĝo de subpremataj popoloj”, por la sendependeco de l’ nacioj ktp. Neniam la problemo pri liberiĝo de l’ Proletaro estis starigata je sennacieca vidpunkto.” Jes, tio estas fakto, kiun nei ne povas ĉiu ajn informita homo. Aliflanke, en ĉiuj laboristaj gazetoj, ĉu anarkistaj, ĉu

— paĝo 7 —

malpligrandigas la signifon en ĝi de esperanto k de esperanta laborista movado. La potenca kreskado de sennacieca mondkompreno ĉe la laborista klaso estas en la tuta mondo stimulata de la ekonomia evoluo en la flankon de tutmonda unueco. Same tia sennacieca konscio¹⁰ de laboristaro naskas necesON de la lingvo internacia, kaj ne kontraŭe, kiel opinias K-do Lanti. La internacia lingvo, aperinte ĉe sennaciuloj, ankoraŭ plifirmigas ilian sennaciecan konscion. La internacia lingvo ĉe internaciuloj akcelas pli rapidan aliformiĝon de ili en sennaciulojn. Same en tio estas la grandega rolo k signifo de la helpa lingvo internacia kaj sekve de SAT dum nia epoko.

Laboron de sennaciuloj, laŭ esenco profunde politikan, K-do Lanti rekomendas fari nur inter esperantistoj: “ili (sennaciuloj) propagandas nur inter la esperantistoj. Ili ja opinias, ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus… malsaĝe¹¹”. Sed miaopinie sin enŝlosi nur en la vicoj de esperantistoj niaepoke signifas formiĝi en sekton¹². Sennacieca laboro devas kunfandiĝi k kunfandiĝas kun la ĝenerala politika laboro de l’ laborista klaso ĉefe per ĝiaj revoluciaj partioj. Esperanto ĉe proletoj ĉiam k dum ĉiaj cirkonstancoj devas resti nur rimedo. Ĉiuj provoj aliformigi ĝin je standardo de ideologia luktado aŭ je signo de iu tendenco estas tre malutilaj kaj danĝeraj.

K-do Lanti penas kaŝi la danĝeron per sia “supertendenceco”. Li diras proksimume jenon: se sennaciismo koincidas kun la vojo de l’ homara evoluo, — bone; se ne, — “nu, la estontaj historiistoj simple parolos pri la sennaciuloj, kiel pri revuloj, utopiistoj”: “ilia agado neniel povas ĝeni en la laborista movado, ĉar ili propagandas nur inter la esperantistoj”. Unuvorte, antaŭ ni estas penado kontentigadi sian propagandemon kun nenia samtempa malagrablaĵo por iu ajn. Tia “supertendenceco” egalas nur absolutan sentendencecon! Ĝi nur montras tiun senelirejon, kiun trafigis K-don Lanti lia teorio de nurperesperanta, “mikrokosma”, kiel li mem diras, sennaciismo.

La revolucia mondkompreno de la laborista klaso, ĉiam pli k pli sennaciisma laŭ sia esenco, estas same tia bazo, sur kiu elkreskas, disvastiĝas k fine venkos la tutmonda, komence helpa k poste sola, lingvo. Ĉiu peno, kontraŭe, starigi sur la unuan planon la lingvon mem estas malutila speco de la lingva fetiĉismo. E. Spiridoviĉ (3712).

komunistaj, ĉu socialistaj, oni senĉese povas legi artikolojn k alvokojn por la “sendependeco” de nacioj, por restarigo aŭ eĉ kreo de naciaj kulturoj k. s. Ĉu do, ĉe tia konstato, oni povas paroli pri sennaciisma movado, ekster la tendenco, kiu kelkfoje montriĝis, k eĉ tre timeme, en nia SAT-movado per artikoloj en “S-ulo”? Mi asertas, ke ne.

Se K-do Sp. parolus pri sennaciiĝa historia procezo, mi volonte konsentus kun li. Ja, feliĉe la senĉese malvolviĝanta tekniko laboras al la sennaciiĝo de nia planedo; ĝi kreas la objektivajn kondiĉojn necesajn, por ke povu disvastiĝi la sennaciismo. Ekzistas sennaciiĝa movado, sed ne la sennaciisma, pri kiu parolas K-do Sp. Mia sennaciismo estas ja “mikrokosma”, sed tiu de nia K-do estas absolute mita.

¹⁰ La “sennacieca konscio” de la laboristaro estas ankaŭ mito, kiu ekzistas nur en la cerbo de K-do Sp. Fakto estas, bedaŭrinde, ke la laboristaro en sia plej granda parto estas naciema, patriota. Kaj kio estas plej grava k danĝera, tio estas, ke tiu naciemo estas ofte senkonscia. En la jaro 1914, unu tagon antaŭ la militeksplodo, ĉiu sindikatano, ĉiu partiano ankaŭ konfesis internaciismon k kelkaj eĉ senpatriotecon, sed ĉe la unuaj tamburbatoj, ili enviciĝis en regimentoj k “heroe” batalis por defendi “sian” landon. Kaj mil signoj montras al ĉiu observema persono, ke la hodiaŭa spirito-stato de la amaso restas la sama. Objektivaj kondiĉoj por starigo de sennacieca socio jam ekzistas; kio ĉefe malhelpas, estas la subjektivaj fortoj, la ideologia superstrukturo rezultanta el formortinta ekonomia stato. Por detrui tiun ideologian superstrukturon, ne ekzistas laŭ mi taŭga rimedo ol la uzado k aplikado de artefarita lingvo, tial mi kelkfoje diris, ke la gvidantoj de la laboristaj organizoj perfidas la interesojn de l’ proletaro, malzorgante la lingvan problemon. Sed por K-do Sp. tia malzorgo ŝajne tute ne gravas.

¹¹ Mi diris: “Ili ja opinias (la sennaciuloj), ke propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetoj.”

¹² Estas ĝuste por eviti tian sektiĝon, ke mi kontraŭdiras al la enprogramigo de la sennaciismo. Oni nepre ne forgesu, ke, laŭ mia kompreno pri la demando, se ĉiu sennaciulo devas esti SAT-ano, ne ĉiu SAT-ano estas devigata konfesi sennaciismon.

FINA RIMARKO. — Intencinte fari nur kelkajn rimarketojn, mi bedaŭrinde konstatas, ke ili ampleksiĝis pli ol intencite. Kaj tamen mi plene konscias, ke mi ne diris eĉ la kvaronon el ĉio direnda. Mi tamen ne volas unufoje trouzi la kolonojn de nia gazeto k nur petas la legantojn, ke ili kompreneme legu aŭ relegu “La Laborista Esperantismo” k tiel akiru mem propran opinion. Se ili serioze pripensos la demandon, mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu konkludo, ke ne mi, sed K-do Sp. ekmarŝis sur senelireja vojo. Diri, ke esp-o estas “komence” helpa lingvo, tio havas nenian signifon, se oni ne konsentas kun la neŭtraluloj, nome, ke esp-o ne celas forigi la naciajn lingvojn. Fakte, ĉiu lingvo estas helpa. Kaj, laŭ mia kompreno, konscia k konsekvenca sennaciulo devas helpi sin per la artefarita lingvo en sia batalo sur la kultura kampo por neniigi ĉion naciecan. Por mi esp-o estas nur ilo; tion mi jam delonge k plurfoje diris. La riproĉo de K-do Sp. estas do senmotiva, kiam li diras, ke mi faras el la lingvo fetiĉon. Sed malatenti tiun potencan ilon, kiel faris k ankoraŭ nuntempe faras preskaŭ ĉiuj gvidantoj de la laboristaj organizoj, ne donas al K-do Sp. la rajton aserti, ke ili tamen estas sennaciuloj. Por mi la sintenado de tiuj gvidantoj similas kvazaŭ ili malatentus fervojojn, aŭtomobilojn, aviadilojn k similajn artefaritaĵojn. Kaj ĉe tia konstato oni demandas sin, per kia miraklo esp-o povus fariĝi la nure sola lingvo, kiel profetas K-do Sp.

Finante mi rimarkigu, ke la ĉefa demando en tiu diskutado ne estas decidi, ĉu la sennaciisma tendenco, pri kiu mi parolis, sin bazas aŭ ne sur ĝustaj principoj, sed ĉu ĝi rajtas ekzisti en SAT k ĉu mi pravis aŭ ne parolante pri ĝia ekzisto en mia verketo. E. L.

EL NIA LETERARO

K-do el Nancy (Francio) skribas al ni: “Ne sen intereso mi legis la sciigon de K-do Sidorov el Rostov (vidu n-on 232); ne sen respekto mi restas antaŭ la kuraĝa ago kaj amo al scienco de la civitano Ŝĉeglov. Tamen ŝajnas al mi, ke aliflanke ekzistas aliaj herooj, se ne pli grandaj, almenaŭ egalaj, suferantaj pro kaŭzoj egale noblaj kiel tiu de la scienco kaj, bedaŭrinde, ili restas nekonataj de la proletaro.

Ekrigardu blankterorajn landojn — Bulgarion, Rumanion, Hungarion — kie la K-doj ĵetitaj en burĝajn malliberejojn malsat- kaj soif-strikas por defendi siajn rajtojn. Kaj estis multaj, kiuj mortis strikante: mi citu K-don Maks Goldstein, kondamnita al ĝismorta punlaboro post atenco en rumana senato, kiu glore mortis post 7-semajna striko. Ni citu pli freŝdatan okazon: K-do Dobrogeanu-Gherea strikas (malsato kaj soifo) depost 27. januaro; lastan sciigon mi havis de 3. marto, kiam li kuraĝe daŭrigis. Kaŭzo de la striko — li volis esti juĝata en libero kaj ne de militistaj juĝistoj.

Domaĝe nur, ke la burĝaj sciencistoj ne konscias sian devon: malliberulo nenian rajton havas pri sia vivo! Ili povas almenaŭ eksperimenti per tiu senfortigita korpo. Sed ili pli rapide klopodas senkulpigi la militistojn-mortigantojn. — Kiam la komandanto de l’ fortikaĵo Jilava sentis, ke proksimiĝas la tempo, kiam K-do Gherea eliros nur kiel senviva korpo, li forsendis la strikanton en malsanulejon.

Studento 7369.

★

Ĉirkaŭ la 9-a SAT-Kongreso

Pri la Saksa “Svisio”

Post kelkhora veturado vagonara for de la kongresurbo de nia IX-a oni alvenas Dresdenon, kiu estas mondfama pro siaj artaj trezoroj. Ne sufiĉas horoj por ilin rigardi kaj studi. Pro tio K. K. agis trafe proponante ekskurson al ĝia plej bela ĉirkaŭaĵo, la Saksa “Svisio”, kies koron oni povas atingi post unuhora veturado per vagonaro aŭ kelkhora vaporŝipe sur la riverego Elbe. Mencii apartajn vidindaĵojn estas preskaŭ neeble por naturamiko, ĉar ĉio estas vidinda kaj ĉie bele, ĉu oni troviĝas vale, surmonte aŭ intermonte. Jena fakto evidentigu la belecon de tiu ĉi regiono. Ĉiun sabatan vesperon kaj dimanĉan matenon la Dresdena ĉefstacidomo englutas multege da migrantoj sopirantaj al la montoj. Densege oni sidas, staras en la vagonoj. Pomo ofte ne povus fali planken. Riproĉoj al la fervoja ĉefadministracio aŭdiĝas, ĉar ĝi ne zorgis pri sufiĉe multe da vagonoj. Sed ju pli la vagonaro alproksimiĝas al la montaro, des pli malmultiĝas riproĉoj kaj la saksa humoro fine venkas. Ĉi tiu turmentado en la vagonoj ripetiĝas ĉiun semajnon. La legantoj eble pensas, ke mi volas fortimigi la Gek-dojn. Male, la linioj demandigu vin: “Kial laboristoj tutan semajnon ŝvitantaj en malbonordoraj fabrikoj suferas denove kaj denove pro tia veturado terura. Nu, simple pro la log-

— paĝo 8 —

anta naturĝuo en la Saksa “Svisio”, pro ĝiaj montoj, kiuj ja ne estas kompareblaj kun la alpoj, sed tamen prezentas pejzaĝon aparte ĉarmplenan: krute supreniĝantaj rokmuroj, rokokonusoj kaj interrokaĵoj, plej strangmaniere transformiĝintaj per la influo de malsekeco kaj aero dum jarmiloj. Belegaj arbaroj kovras montojn kaj valojn, kaj de sur la montsuproj oni ĝuas plej belan rondrigardon.

Por sufiĉe multe profiti la ĉarmon de Saksa “Svisio” estus preferinda dutaga restado tiea, kiu ankaŭ permesus alveturadon vaporŝipan. Pri tranoktejoj en Dresden zorgos Dresdena SAT-anaro. Malkara tranoktebleco prezentiĝas en la hejmoj de Naturamikoj aŭ Junularo en la montoj. Sed tiuokaze estas nepre necese antaŭe scii la nombron da partoprenontoj.

Do Gek-doj partoprenontaj, anoncu vin sufiĉe frue kaj esprimu viajn dezirojn, kiuj laŭeble estos plenumataj. Adresu: P. Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28.

Antaŭkongreso en Rostock

Ĉar la nordlandanoj plej facile povas viziti la SAT-kongreson en Leipzig per la vojo Kopenhago—Rostock—Leipzig, la LEA-grupo Rostock intencas okazigi antaŭkongreson en tiu urbo. Vendredon, la 2-an de aŭgusto okazos “Internacia vespero” komune kun la SAJ (Socialista Laborista Gejunularo). Sabate ni ekskursos tra la “Rostock-a erikejo” al la maro, dimanĉon matene ni ekveturos — verŝajne karavane — al Leipzig. La veturprezo de Rostock al Leipzig estas 14.20 mk. g., karavane 9.50 mk. g. por la lignobenka klaso.

La havenurbo Rostock havas 83 200 enloĝantojn kaj estas interesa pro siaj malnovaj urbpartoj, antikvaj domoj, universitato, multaj grandaj malsanulejoj, muzeoj, ŝipkonstruejo, bestĝardeno, kremaciejo k. a. Bone kulturata rozĝardeno kuŝas meze en la urbo, same diversaj parkoj. Unu el la preĝejoj estas alta 126 m, ĝi hodiaŭ ankoraŭ estas gvidilo por la maristoj.

Ankaŭ la ĉirkaŭaĵo estas ĉarma. Tre malproksime la Balta maro kun sia blanka sabloordo. Laŭlonge la bordo estas granda arbaro “Rost. Heide” (= Rostock-a erikejo) kun multaj cervoj, aproj, serpentoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj.

La laborista movado en Rostock estas la plej forta en la tuta regiono Meklenburgo) kaj jam tre maljuna. La sindikata domo “Philharmonie” havas grandan salonon por pli ol 1000 personoj, 2 malgrandajn salonojn, grupkunvenejojn ktp. En ĝi ankaŭ estas la plej multaj distriktsidejoj de la sindikatoj. La liberpensula movado ankoraŭ estas malforta: ĝi grupigas 234 membrojn. El la eklezio eksiĝis pli ol 3000 pers. La meza laborista salajro estas 30—60 mk. g. po semajno. Vivkondiĉoj sufiĉe bonaj. La LEA-grupo, kiu nombras 17 membrojn, tial kore invitas ĉiujn K-dojn veturontaj al Leipzig, partopreni nian antaŭkongreson.

Kiu intencas ĉeesti, sciigu tion al K-do Rudi Graetz, Rostock, Waldemarstr. 17, por ricevi laŭeble senkostan tranoktejon.

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

14. Kolins¹

La socialismo de Kolins, kiun liaj disĉiploj iom trokuraĝe nomas racia socialismo, estas nur agrara kaj parta kolektivismo (vidu “S-ulo” 218, 220). Ĝi apogas sin sur kurioza filozofio, ĉar oni povas diri kun ia pravo, ke ĝi estas samtempe spiritualisma kaj ateisma: la Kolins-anoj kredas al la senmorteco de l’ animo kaj neas dion. Por ili, la homo, inter ĉiuj estaĵoj, estas sole responda pro tiu fakto, ke li portas en si animon — nematerian sentokapablon, diras la disĉiploj de Kolins, — unuigita kun materia organismo. Tiu ĉi sentokapablo donas al la homa estaĵo la konsciencon kaj tiel la elsaviĝon el la fatalo de l’ fizika ordo.

Ekzistas do homa respondeco, kiu trovas sankcion en estonta ekzistado, kie tamen la justeco plenumiĝas sendepende de ĉiu dia koncepto. Oni rimarkas, ke tia filozofia doktrino ne povis trovi aprobon nek ĉe spiritualistoj, nek ĉe ateistoj.

De tiu filozofio la disĉiploj de Kolins deduktis konkludojn de socia karaktero. La homo, ili diris, estas en la naturo sole aktiva kaj libera aganto, li havas kiel mision prilabori la materion. La materio pasiva devas esti konstante je dispono de l’ homo, aktiva estaĵo. La grundon la homo transformas en bienojn, en produktojn de akumulita laboro, kaj tiel naskiĝas la kapitalo. En ĉi tiuj kondiĉoj, se la grundo apartenas al li, la homo restas libera; se la grundo ĉesas aparteni al li, la homo fariĝas sklavo.

Nu, ĉar la homo devas resti libera, pro sia respondeco, necese ĉiuj membroj de la socio devas esti kaj resti posedantoj de l’ socia grundo. Dum la laboro restos libera, la homo-laborulo restos libera; dum en la nuna ekonomia reĝimo, kie la grundo estas aliproprigita al individuoj, la laboro, prizorgata de aliaj individuoj, estas laboro de sklavo.

Sed tiu konkludo estas sendependa de la Kolinsa filozofio. Pruvo por tio estas, ke la agrarkolektivismo ne estas neakordigebla kun spiritualismo, eĉ kristana filozofio, nek ankaŭ kun determinisma filozofio.

La Kolinsa koncepto pri la evoluo de l’ socioj havas multajn analogiojn kun la furierista kritiko pri l’ historio de l’ civilizo.

Post tempo, kiam regas bruta perforto, bataloj, triumfas fine sociemaj fortoj, kiuj certigas al si dian konfirmon. Tiel malfermiĝas epoko de l’ teokratia suvereneco, primitiva sanktigo de la subpremo de l’ individuo fare de aristokratio. Tion nomas la Kolinsanoj la periodo de l’ senklero kaj de l’ subpremeblo al la ekzameno. En la dua fazo de l’ homspirita evoluo ĉi lasta reĝimo estas atakata. Ĝi baldaŭ estas venkata per la disvolvo de l’ libera ekzameno. Sub tiuj kreskantaj efikoj la suvereneco ĉesas esti aristokrata kaj teokrata, ĝi fariĝas popola. Tiun fazon la Kolinsanoj nomas periodo de senklero kaj nesubpremeblo al la ekzameno. Tiu ĉi periodo celas per subpremo de l’ dia sankcio al ateismo, al materialismo, al reĝimo, kie regas sole, definitive, la leĝo de l’ intereso.

“En tiu ĉi periodo la socia senklero, diras al ni Kolins, la senmoraleco kreskas proporcie kun la disvolviĝo de l’ intelekto.”

Samtempe la mizero de l’ amasoj fariĝas pli kaj pli intensa; ribeloj sinsekvas, baldaŭ sur la ruinoj de l’ burĝa socia organizo renaskiĝas la reĝimo de teokratia suvereneco, kiel komence. En tiu ciklo turniĝas la socioj deorigine. Sed en iu tago tiu reveno al teokratia suvereneco estas neebla. Tiam la socio devas fali en anarkion kaj perei, aŭ transformiĝi konforme al racia socialismo. Nur tiam malfermiĝas la periodo de scio, la epoko de racia aŭ logokrata¹ reĝimo, kie oni fine ĝuos ordon kaj liberon.

Por Kolins temas, fari kolektiva la alproprigon de l’ grundo. Por tion atingi, li proponas, transire, la nuligon de l’ frataj heredoj kaj imposton de kvarono sur la testamentaj heredoj. Li opiniis, ke la kolektiveco de l’ grundo pli kaj pli sin trudos kiel socia neceso, kaj realiĝos per la libera konsento de ĉiuj.

La Kolinsa moralo rezultas senpere el lia filozofio: ĉiuj homoj estas egalaj kaj fratoj. Krome, inter ĉiuj estaĵoj, la homo sola estas responda, ĉar li sola estas konscia, inteligenta kaj libera, kaj lia senmorta animo trovas en transa ekzistado konfirmon por sia respondeco. La moralscienco, bazita sur la disvolvo de sentoj pri libero, solidaro kaj respondeco, instruos al li, kiel li devas konduti kontraŭ siaspeculoj.

¹ Angle: Collins (1676—1729).

¹ Scienc-rega.

[REKLAMO p.8] Se vi deziras konatiĝi kun la esperantista movado en Sovetio, kun la metodoj de esperantista propagando, varbado kaj instruado en Sovetio, abonu al “Bulteno de CK SEU” (Preskaŭ tute esperantlingva) Jarabono 2 germanaj markoj. La abonpagon oni sendu al K-do R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 257

TRA ESPERANTIO

“SAV-ARMEA” LITERATURO

Aperigante ĉi suban skizon de K-do literatur-kritikisto, ni ne volas preterlasi la okazon por atentigi legantojn pri nia katalogo de SAT-verkoj. Nia Eldon-Kooperativo en relative mallonga tempo de sia ekzisto sukcesis eldoni jam tridekon da libroj diversenhavaj, literaturaj kaj sciencaj. Krome ni havas grandan provizon da presindaj kaj finpretigitaj manuskriptoj, kiuj nur atendas la favoran momenton, kiam la financaj povoj permesos ilian eldoniĝon. Ĉies devo estus helpi al plua progresigo de tiu entrepreno, tiom grava en la disvolviĝo de SAT, per mendo de libroj kaj per aĉeto de akcioj ebligante kaj garantiante prosperan SAT-eldonagadon. K-doj, ne malzorgu la subtenon al nia Eldon-Kooperativo¹! — Red.

Kial en esp-o tiom abundas stultaj, fantaziaj, infanaj verkoj? Inter la dekok originalaj romanoj ĝis nun en esp-o skribitaj, kiujn nombras K-do Nekrasov en “La Nova Epoko”, febr. 1929, nur unu, ŝajnas al mi, estas VIVA verko: “Viktimoj”, de Baghy. Frenezaj titoloj regas: “Landoj de l’ Fantazio” (kaj kia enuiga fantazio, laŭ la legitaj eltranĉoj), “Saltego trans jarmiloj”, “Mirinda amo”, “Nova Sento”…

Ni ne ektimu pro esp-o mem. Tio estas neŭtrala agado. Kiel savarmea agado, kiel religiaj agadoj, la neŭtrala esp-a movado ĉiam entenis iom da infaneca frenezeco, kiu tre malhelpis esp-on. Movado flankiĝas, kiam ĝin estras vivforuloj, iluziuloj, “iluminitoj”.

Tre bedaŭrinda estas tiu manko en esp-a biblioteko. Almenaŭ, niaj sinjoroj neŭtraluloj, malvulgaruloj, estus devintaj scii lerte elekti la tradukindajn verkojn. Eĉ en tio ili ne sukcesis. Ankaŭ tradukitaj verkoj sonoras, odoras, kiel savarmea procesio. Jen inter la lastaj: “Aelita” vojaĝo al planedo Marso, — “La hantataj ŝipoj” (! Ĉu baldaŭ usonaj kino-romanoj?).

Tiel plenigis esp-an bibliotekon per senvaloraj verkoj eminentaj neŭtraluloj. Voĉdonado de laboristoj kaj kamparanoj, de tiuj vulgaruloj, revoluciuloj, sentaŭguloj, certe pli inteligente estus elektinta tradukindajn verkojn. Ĉu neŭtralaj eminentuloj estas stultuloj? Juĝu!

Mi preferus ne tiom facile pruvi tion kaj trovi inter la eldonoj de l’ neŭtraluloj valorajn verkojn. La homajn perdojn mi ne ŝatas. Vera tempoperdo, laborperdo, estas tiaj eldonoj de legomaĉoj.

Esperanto devus prezenti al tutmonda legantaro unue la malpli tradukitajn klasikajn verkojn de VERAJ talentuloj. Eĉ la pli grandaj klasikaj aŭtoroj ne tradukiĝis tute en ĉiujn lingvojn. Legemuloj tre ŝatus trovi en Esp-o verkojn de germanoj Göte, Ŝiler, de francoj Volter, Rable’, Montenj, de italoj Dante, Bokaĉo, Karduĉi, Manzoni, kiuj ne tradukiĝis en ĉiujn nacilingvojn. Poste, kiam esp-o lerniĝos en ĉiuj lernejoj de la mondo, oni tradukus la pli famajn verkojn, jam sufiĉe konatajn ĉiulingve. Ĉar tiam la legantoj serĉos alilandajn verkojn prefere en Esp-o.

Samtempe devas tradukiĝi nunaj verkoj, ĉar esp-o tre tuŝas kaj helpas ĉiutagan vivon. El germana verkaro ekzemple, tradukiĝu verkoj de Henriko Mann, Ernesto Toller, Leonhardo Frank, Theodoro Däubler, Tomaso Mann, el rusa lingvo, de Maksim Gorkij, Fedor Gladkov, … mankas al mi nomoj, kaj tio montras, kiom ankoraŭ ni sidas mallibereje inter landlimmuroj. Sinjoroj neŭtraluloj traduku ekzilitojn-blankulojn, sed nur talentajn!

El franca lingvo tradukiĝu la malpli ĉiulingven tradukitaj verkoj de Anatol Frans, Romen Rolan, Ĵorĵ Dühamel’, Lük Dürten, kiuj liveras inteligentajn bildojn de nuntempa mondo, la karakterizaj verkoj de Ĵan Tusöl (Jean Tousseul), Henriko Pulaj (Henri Poulaille). Neŭtraluloj traduku, se ili ŝatas, la anekdotajn verkojn de la tre talenta Léon Daudet (Leo Dode’). En vere talenta verko ĉiam kuŝas io utila. Mizeroj, kapitalismo tiom kontraŭstaris la vivon, ke talentoj tute malabundas. Ni ŝparu.

Do, ne stultaĵojn, ne plu stultaĵojn! Sufiĉas jam!

La kolekto de SAT-verkoj ege pli interesa estas, tion mi konstatas kun ĝojo. Ĝi nur eknaskiĝas; ĉiuj klopodu, por daŭrigi ĝin laŭ la sama spirito: agrablajn, sed nur PLENVALORAJN VERKOJN “SAT” eldonu.

Literaturaj subtiloj, kiel fakaj subtiloj, ne bezonas emocii ĉiujn. Por senti la belecon de ferponto, mi ne bezonas detale studi la matematikajn subtilojn de la konstruarto; kaj se la inĝeniero scias sufiĉe talente montri al mi la detalojn, mi komprenos. Verkistoj studu, plibonigu literaturan esprimpovon; tio estas faka laboro.

Sed senti poezion, muzikon, sukcesas privilegiuloj el ĉiuj klasoj (dum klasoj ankoraŭ ekzistas). Tiajn “privilegiulojn” formas sortaj hazardoj, forto de gepatra amo, ofte malsano dum infanjaroj. (Kia privilegio: pli suferi, pli senti!)

Certe, ili ne precipe devenas el burĝaj vicoj, ĉar burĝoj naskas sen amo, dormetas, malpli vivas. Kiom da burĝdevenaj artistaĉoj aŭ artistetoj nur sukcesis, ĉar ili “naskiĝis en artoj”.

Neŭtraluloj ne diru, ke SAT eldonis bonajn verkojn nur dank’ al severa pensmaniero de SAT-gvidantoj, ke laboristoj ŝatus aliajn librojn: SAT-verkoj vendiĝas. SAT-eldono ne bezonas subtenon per grupaj kotizoj. Kiu neŭtrala eldono povus diri la samon? — Do, felietonaĉoj ne sukcesas. Vi eminentuloj diris: “Ni flatos la malbelajn gustojn de la amasoj. Tiel ni vendos!” Sed la “amasoj” skuiĝas antaŭ tia “superhoma” maniero. Vi klopodu esti homoj, sinceraj homoj. Tio estas jam sufiĉe malfacila…

¹ Adr.: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

[BILDO p.9 | 36,45,46,53] Granda nigra kvinpinta stelo en la reklamo.

[REKLAMO p.9] Ĉu vi jam varbis novajn abonantojn por la pligrandigita “S-ulo”?

★

FAKAJ KUNSIDOJ

dum la 9-a SAT-kongreso

Lastan jaron K-do M. Starr proponis al ni aranĝon de Konferenco, al kiu estu alvokataj reprezentantoj de laboristaj organizoj kaj ĉe kiu servu nur esp-o kiel traduklingvo. Ni bonakceptis la proponon kaj petis, ke la proponinto bonvolu preni sur sin la aranĝon de tiu konferenco. Laŭdinde nia K-do akceptis. Kiel oni scias, la rezulto ne estis plene kontentiga. Ĝi povus almenaŭ utili kiel leciono kaj estis esperinde, ke ĉi tiun jaron la sukceso estus pli granda. Bedaŭrinde K-do Starr forvojaĝis al Usono kaj ne povis denove preni sur sin la aranĝon de dua konferenco. Ni vane serĉis alian ĉefaranĝonton. Ni ĉiuj en la Direkcio estas jam tro ŝarĝitaj per diversaj laboroj, por povi alpreni kroman taskon. Ni do devas provizore rezigni la projekton kaj atendi pli favorajn cirkonstancojn.

Ni almenaŭ provos kompensi tiun mankon en nia laborplano per plilarĝigo de la fakkunsidoj. Interkonsente kun la Organiza Kongres-Komitato ni decidis fari specialan alvokon al la Sekci-gvidantoj (eduka, liberpensa, kooperativa, sporta, virina, junulara, scienc-kultura sekcioj) kaj al ĉiuj kongresontoj, kiuj povas preni sur sin aranĝadon de imponaj fakkunsidoj, por ke ili klopodu tiucele. La Kongres-komitato preparas invitleterojn, kiuj estos je la dispono de ĉiuj organizontoj de fakkunsidoj. Ili bonuzu ilin por akiri la subtenon kaj partoprenon de reprezentantoj de neesperantaj koncernaj organizoj.

Direkcio de SAT.

* * *

La Kongres-Komitato jam difinis jenajn tagojn kaj horojn por fakkunsidoj. Kompletigojn oni proponu senprokraste al la K. K.

Lundon antaŭtagmeze je 9-a horo: raportantoj, ĵurnalistoj, labkoroj, fotoamatoroj ktp. Partoprenu tiun kunsidon ĉiuj Gek-doj servantaj kiel raportantoj k kunlaborantoj al gazetoj ktp.

— paĝo 10 —

258 — SENNACIULO

Lundon posttagmeze je 16-a horo: sindikataj kunsidoj laŭ industrigrupoj: metalistoj; lignaĵistoj; grafikistoj; konstrulaboristoj; ministoj; vestaĵfaristoj (tajloroj, ĉapelistoj, teksistoj, ledlaboristoj ktp.); trafiko (fervojo, tramo, poŝto ktp.); komunum-, ŝtat- k privatoficistoj; nutraĵmetioj; terkulturo; edukistoj k sciencistoj; tabaklaboristoj.

Mardon vespere je 19-a horo: sportuloj, gimnastuloj, naturamikoj; ruĝfrontanoj; ev. virinoj.

Merkredon vespere je 19-a horo liberpensuloj, junularo.

Ĵaŭdon je 16-a horo: partianoj (soc., kom., anark. ktp.).

Ni petas informi nin, se gravaj fakoj ankoraŭ mankas. Sed la laŭvican ordon ni ne ŝanĝu, por ne fuŝi la tagordon de la Kongreso. Nun estas via tasko, mendi ĉe K. K. invitleterojn k zorgi, ke multaj reprezentantoj de lab. organizoj partoprenu la fakajn kunsidojn. Ili nepre ankaŭ anoncu sin, por ke ni aparte povu statistiki k organizi tiujn kunsidojn. Respondecajn gvidantojn por la organizado de tiuj fakkunsidoj ni sciigos ankoraŭ.


Ĉu esperanto interligas infanaron?

Por ĝuste ekkoni la demandon, vane mi traserĉis en ĉiuj n-oj de “S-ulo”. Aŭ okuloj miaj malsaniĝis subite, aŭ ili bezonas okulvitron, aŭ — mi timas eĉ diri — ne multo estas farita por interproksimigo infanara.

Ja ĉiu devas konstati, ke esp-o kaj ĝia bonega praktikilo — la tutmonda korespondado — tre multon povus fari por infana eduko. Se infanoj, ne posedantaj esp-on, kun helpo de l’ gepatroj kaj aliaj esp-istoj komencus interkorespondadon pri siaj infanaj demandoj, ĉu ĝi ne alportus bonegajn rezultojn? Sed ne serĉu en “S-ulo” anoncojn pri infana korespondado — vi ilin ne ektrovos¹. Tamen mi pensas, ke ne vane mi skribis tiun ĉi noton kaj mi esperas, ke baldaŭ aperos en “S-ulo” aparta anonc-faketo sub “Korespondado” kun aldono “porinfana”. Mi kredas, ke la SAT-anoj devus evoluigi la aferon, kreante novan fidelan armeon — armeon de infan-propagandistoj, kiuj tuj anime komprenas la efektivigeblon de internacia ligo per esp-o. Se ĉiu el ni kunligus nur unu infanon kun alilanda proleta infano, ni preparus bonegan plantejon.

P. Tilin (9310).

¹ Kiam K-do P. T. skribis tiujn liniojn, li ankoraŭ ne ekvidis la grandajn infan-anoncojn en n-oj 225 k 227, nek la febr. n-on de “La Lernanto”. Sed ankaŭ antaŭe jam (kvankam ne tro ofte) li povus trovi en “S-ulo” korespondanoncojn de infanoj (ekz. pĝ. 120). Red.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

BULGARIO. La gazeto “Balkana Laboristo” aperas tre regule monate k faras viglan propagandon por SAT k kontraŭ la neŭtrala esp. gaz. en Bulgario, kiu troviĝas en la manoj de faŝistoj. — Latvio. La eniro de “S-ulo” k de ĉiuj SAT-eldonaĵoj en Latvion estas oficiale malpermesita k la cenzuro ĉe la poŝto havas instrukcion ne enlasi niajn presaĵojn. — SOVETIO. Leningrad. 18. marto okazis 1-a distrikta konferenco de SEU. Ĝin antaŭis bone starigita prepara laboro de Leningr. Komitato k rezulte ĝi estis treege vigla. Antaŭe fiksita normo por reprezento (1 delegito por 3 SEU-anoj) k ĝustatempa informo helpis venigi al la Konferenco krom multnombraj gastoj 178 voĉdonrajtajn delegitojn, el kiuj kelkaj venis el tre malproksimaj provincoj (Murmansk, Pskov k. a.). Kun nemalfortiĝanta atento k intereso oni pridiskutis dum longaj horoj multajn organizajn, mastrumajn k agit-propagandajn demandojn de l’ organizo. En la debato ne mankis ankaŭ kritikoj pri iuj maltrafoj en la Komitata laboro. Sekvintaj reelektoj por la Komitato havis karakteron iom novigi k laborist-tendencigi ĝin novan membraron. Estis elektataj en ĝin 15 energiaj laboristoj de leningr. fabrikoj k aliaj laborejoj. J. G. (11 200). — SVEDIO. La socialdemokrata gazeto “Ny Tid” en Göteborg skribis 5. 3. redaktoran artikolon pri esp-o k por ĝia enkonduko en ĉiuj internaciaj kongresoj. (12 440.) — Laŭ raporto dum februara kunveno de lab. esp. klubo oni nun en Stokholmo k antaŭurboj instruas esp-on en 40 studrondoj kun 500 partoprenantoj. La kluba laboro ankaŭ estas vigla k en tuta Svedio la esp. movado forte kreskas. (13 906.)

[BILDO p.10 | 30,19,73,40] Foto de grupo de esperantistoj, vintre vestitaj, starantaj sur neĝa placo antaŭ standardo kun la surskribo «Efektiviĝu la frateco de ĉiuj popoloj» kaj «ESPERANTO»; maldekstre alta fabrika kamentubo.

En KOĤMA, malgranda urbo en la Ivanovo-Voznesenska regiono, kelkcent kilometrojn oriente de Moskvo, la tiea fervora esperantistaro inaŭguris urban placon je la nomo de D-ro Zamenhof. Nia bildo montras la sukcese laborantan grupon en solena kunveno.

Ĉe la neŭtraluloj

La japana ĵurnalo “Osaka Asahi” eldonis okaze de la surtroniĝa ceremonio specialan grandformatan revuon (anglalingvan) kun notoj pri la stato de l’esp. movado en Japanio. Laŭ tio la oficiala gazeto de l’ Jap. Esp. Instituto “Revuo Orienta” (monata) havas nombron da 2200 abonantoj, ĉie troviĝas esp. societoj k nuntempe preskaŭ ĉiuj kolegioj havas esp. grupojn. Ili nombras 225. La plejmulto de la membroj estas studentoj. Ĉiujare okazas nacia kongreso. Sciencaj institucioj, precipe la medicina fako, aplikas praktike esp-o.


Pri kreo de esperanta lernejo

Dum mia migrado en Norvegio, kaj Svedio mi uzis la okazon por viziti la lokajn Gek-dojn, kaj ĉie mi aŭdis la samajn plendojn: granda klopodo, oferado de tempo, energio kaj mono dum jaroj kaj — preskaŭ nula rezulto. Por tio oni povas trovi multajn kaŭzojn. Unuflanke inerteco kaj indiferenteco de la amaso. Sed ĉu tio ankaŭ estas la motivo, pro kio forrestas multaj kursvizitantoj post kelkaj lecionoj? Mi opinias, ke la ampleksaj lernolibroj fortimigas la gelaboristojn, kiuj ofte dum jaroj ne okupis sin pri spirita laboro. Aliflanke mankas kapablaj instruantoj.

Kiel kontraŭi ĉi tiun lastan fakton? Per kreo de esperanta lernejo, kiu estus vizitebla de tutmondaj Gek-doj. Kompreneble komence tia instituto povus esti nek grandioza nek luksa (ĉi lasta ĝi neniam estu!), sed konforma al la laborista vivo. Mi memorigas pri propono farita dum la Göteborga kongreso pri esperantista kolonio. Per pruntepreno de landparcelo fakte oni povus doni realan fundamenton al la plano. Kaj oni aplikus la nuntempan instrumetodon: “Lerno per laboro”.

La tergrundo estus kulturata de l’ tutmondaj esperantistoj, kiuj tiel perlaborus siajn proprajn vivrimedojn kaj donus al la organizo plej bonajn kaj sennaciajn K-dojn. Ĉar post la labortago estus tempo enprofundiĝi en la lingvo, diskuti, praktiki instrumetodojn naturajn, la tiel kulturitajn K-dojn eluzus la organizoj kiel instruantojn laŭ rekta metodo kaj kiel propagandistojn en alilingva teritorio. Certe la rezultoj estus bonegaj.

Sed… kiu komencos ĉi tiun laboron? Mi ne dubas momenton, ke inter la SAT-junularo troviĝos kelkdeko da K-doj pretaj uzi siajn fortojn por plenumo de tia plano anstataŭ forkonsumi cerbon kaj karnon por la profito de l’ subpremantoj. La Gek-doj pripensu ĝis la Leipziga Kongreso tiun proponon, kiun mi opinias tre grava.

A. S. 10 580.

[REKLAMO p.10] Per legado vi lernas… Legu regule… Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo”!

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 259

Ĉe la religiuloj

La Oomoto-sekto fondita en Japanio akceptis antaŭ 6 jaroj esp-on por siaj celoj internaciaj. Tiam ĉiuj loĝantoj en la centra urbo Ajabe eklernis esp-on samtempe. Post unu jaro la organizita Propaganda Societo povis eldoni monatan organon “Verda Mondo”, kiu havas jam pli ol 1100 abonantojn. La fako por fremdlanda propagando eldonas monate la organon “Oomoto”, kiu regule aperas de kvin jaroj. Ambaŭ organizoj sendas kursgvidantojn, ofte je sia kosto, al ĉiu parto de Japanio. Por tiu prilaboro oni dividis la landon je tri sekcioj. La propagandistoj faras kursojn en vilaĝo post vilaĝo. Ili ne postulas monon, sed nur manĝon kaj loĝon. En Parizo ili eldonas ĵurnalon “Oomoto Internacia”.

Dume en “Espero Katolika” oni povas legi jenon: “De kelka tempo la kontraŭstaro kontraŭ esp-o fariĝas pli kaj pli akra en iaj katolikaj medioj de kelkaj landoj. La malamikoj de nia lingvo tede ripetadas, en gazetartikoloj kaj paroladoj, la samajn kontraŭdirojn malnovajn. Esperanto estas lingvo framasona, socialista, soveta, unuvorte kontraŭeklezia. Multnombraj estas la katolikaj ĵurnaloj, kiuj akceptas artikolojn kontraŭ esp-o…

“… la riproĉoj de niaj malamikoj havas ŝajne pravigan bazon. Ĉar de post la milito, la esperanti-movado ĝenerale pli kaj pli aspektas kiel kontraŭreligia, kontraŭkatolika movado. Por tio kontribuis la grandaj sukcesoj de esp-o en la socialistaj kaj sovetaj rondoj, la impona SAT-anaro; dume la katolikaj esp-istoj nenion faris katolike, kontentiĝante per kunlaborado al supozite neŭtrala esperanto-movado.”


Pri la vorto “soveto”

Kvankam neoficiala, sed enkondukita jam de la vivo mem, la vorto “soveto” sendube troviĝos en nun preparata plena esperanta vortaro. Por ke la neologismo efektive riĉigu nian lingvon kaj ne estu superflua balasto, oni devas precize difini enhavon de la nova ideo, kiun ĝi kunportas. Laŭ la plej ofta ĝenerala uzo la vorto “soveto” egalas al “laborista kaj kamparana deputitaro”, kiu estas elementa ero de ŝtata potenco dum epoko de proleta diktatoreco. Tial la esprimo “laborista soveto” enhavas ripeton, ĉar ja burĝa soveto ne povas esti. Kaj nur tia mallarĝa senco de la vorto lasas al ĝi ekzistorajton.

Bedaŭrinde kelkaj aŭtoroj donas alian sencon al la vorto. Ekzemple, en “Konstitucio de RSFSR”, tradukita de K-do Rozenblat¹, ni trovas tiajn esprimojn: “soveto de popolaj komisaroj”, “supera soveto de popola mastrumado” ktp. Nun jam mortinta K-do Rozenblat estis tiel tradukanta antaŭ kelkaj jaroj, kiam la vorto nur estis enkondukata kaj ĝia senco neklare difinita. Sed eĉ nun tiaj eminentaj niaj literaturistoj kiel K-do Kolĉinski aprobas similan uzon de la vorto. Sur oficialaj leteroj de Kremenĉuga Esp. Oficejo, gvidata de l’nomita K-do ni trovas surpresitaj la vortojn: “Intersindikata Soveto”. Tia uzo de la vorto “soveto” faras ĝin sinonima al “komitato” aŭ “konsilantaro” kaj tial nebezona kaj superflua.

Teodoro Fedotov.

¹ En “Dokumentoj de Komunismo”, SAT-eldono, 132 pĝ., Prezo 1 mk. g. ĉe Adm. en Leipzig.

[BILDO p.11 | 34,6,62,13] Vinjeto kun malfermita libro kaj skribplumo, super la titolo «Recenzejo».

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

A. P. Andreev, Revolucio en lingvoscienco: Jafeta teorio de akademiano N. Marr. Eld. CK SEU, Moskvo 1929. Form. 13×17 cm. 40 pĝ. Prezo 20 kop.

Ĉi tiu verketo, same ruslingva kiel la antaŭa, pritraktas novan lingvo-teorion laŭ marksisma vidpunkto, la t. n. jafetan teorion de Marr. Niaj neruslingvaj K-doj havos baldaŭ okazon konatiĝi kun la enhavo de tiu verketo, ĉar ĝi aperos post nelonge en esp-o ĉe SAT.

E. Aisberg, J’ai compris la TSF (Mi komprenis la Radion). Tradukita el esperanto de P. Benoit. 146 pĝ. Form. 18½×23½ cm. Prezo 15 fr. fk. Eld. E. Chiron, 40, rue de Seine, Paris.

Jen verko unue aperinta en esp-o, en “Intern. Radio-Revuo”, tradukita francen, eldonita plaĉe kun belaj, amuzaj ilustraĵoj. Ĝi aperis krome en 4 aliaj lingvoj k en preparo estas eldono en 2 aliaj lingvoj. Sukceso de esp-a laboro.

Demonstraci-tabeloj, Afiŝego, Afiŝoj. Eld. CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo. Prezo ne indikita.

Propagandmaterialo por ruslingvanoj; la afiŝego multkolora kun bildo simboliganta la unuiĝon de l’ proletoj tutmondaj per esp-o; la afiŝoj sur diverskolora papero kun mallongaj dikliteraj varbtekstoj por div. medioj. La tabeloj en grandformato surhavas diklitere alfabeton k tutan gramatikon de esp-o, parte kun instruaj bildoj (ekz. por klarigo de la afiksoj k prepozicioj). Certe tiu materialo povos tre utili al niaj sovetiaj agemuloj en la varbado kaj lernigado.

N. B.


Korekto. En la fruntartikolo en n-o 234, 1-a kolono, linio 24 de supre, estas grava malkorektaĵo. La koncerna frazo estas plene kripligita en la presejo. Komplete ĝi devas teksti: “Kie estas industria burĝaro, tie oni havas parlamentan reĝimon, solidan parlamenton, kiu nenion timos; tie, kie ne ekzistas burĝaro, povas ekzisti nur pseŭda parlamento, kiun la unua vento forlevos.” Bonvolu korekti.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”: Signalen, Stokh., 14. 3. (Kiom da lingvoj en Eŭr.); Krasnij Til, Ivanovo-Voz., marto (Polio, 217, T. Muni, 222, Bulg., 217, resume).

Represis el “La Nova Epoko”: Neptuno (Bult. de oficistoj k lab. de Akvotransp.), Barcel., feb., Tunelo (Gorki).

Priesper. artik. k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 14. 3.; D. Deutsche Eisenb., Berlin, 10. 3.; Las Noticias, Barcel., 3. 3., 10. 3.; I. T. F.-Bulteno, A’dam, marto.

Peresper. materialon enpresis: Travail, Lyon, 16. 3.

Pri la Kongreso presis: Informservo de Anark. Jun. Intern., A’dam, marto.

[BILDO p.11 | 73,50,90,59] Desegnaĵo de alta kremla turo kun pinta tegmento, apud la titolo «Granda Niĵni-Novgorod».

[REKLAMO p.11] ☆ GRANDA NIĴNI-NOVGOROD. Kanavino, “Ruĝa Etna”. Metallaboristoj de “Ruĝa Etna”, havantaj propran presorganon “Fajrero de Ruĝa Etna” (antaŭnelonge murgazeto) deziras partopreni internacian korespondadon kolektivan kaj individuan pri kulturaj, IRH, liberpensaj, virinaj, politikaj, sportaj kaj aliaj demandoj. Adreso: Klubo je nomo de M. I. Kalinin, Esperanta rondeto, Kanavino, “Ruĝa Etna”, Niĵnij-Novgorod, USSR.

[REKLAMO p.11] 100 edukistoj volas kolektive korespondi kun vi! Aliĝu al edukista labor-rondo TEPS sendante ĉiumonate artikolon pri vialanda lernejo k instruistaro. Vi ricev. ĉiumonate senpage 12—16-paĝan informilon (TEPS-leteraron), 4—8-paĝan gazeton “Vojo de Klerigo”. Sendu tuj artikolon al: Marcel Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans (Loiret), Francio.

[REKLAMO p.11] La 1-an de majo internacian solenan tagon de la laboristaro, vi devas festi kiel signon de internaciismo. Sendu salutojn al diversaj partioj kaj profesiaj unuiĝoj de Örebro, Svedio.

[REKLAMO p.11] Por la 9-a SAT-Kongreso. Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

[REKLAMO p.11] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta. Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. —o— Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. Havebla ĉe Administrejo de SAT.

— paĝo 12 —

260 — SENNACIULO

NIA POŜTO

D. Sn. — Pri la literat. artik. vi interrilatu rekte kun K-do Nekrasov; certe li bezonos kelkajn el la nomitaj manuskriptoj. Materialo por SSKP aperos ĉiumonate; la alia materialo nur iom post iom utiliĝos laŭ dispono de loko. Pri ĉio alia en taŭga tempo. N. B.

10 580. — Via artik. jam delonge estas kompostita. Nur manko de loko ĝis nun ne permesis ĝin enmeti.

10 262. — Sendita manuskr. aperos. La aluditan poemon ni ne posedas ĉi tie; povas esti, ke ni transsendis kun materialo por “La N. E.” al M.

5893. — Ĉar ni posedas abundon da orig. materialo, ni ne povas uzi vian tradukon. Nur en okazo de bezono ni elĉerpos ion.

14 074. — Baldaŭ vi legos specialan komunikon pri la Vortaro en “S-ulo”.

12 961. — Tiajn alvokojn ni ne povas enmeti senpage. Red.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do P. Bollwig, Schelmergasse 4-a/6, Wiener-Neustadt, dez. koresp. k interŝ. PM (laŭ katal. aŭ peco po peco). Nepre resp.

ĈEKOSLOVAKIO

K-do Emilo Chudoba, Stonava, Silezio, dez. koresp. kĉl pri ĉ. t., L, PI, bfl., PM, esp-aĵoj. Malakceptas PI, kiuj ne estas bfl. afrankitaj.

FRANCIO

K-do G. Corley, Montigny (Oise), dez. koresp. kun rus., ĉin., jap. K-doj. Nepre resp. L, PM, bfl.

GERMANIO

Herbert Geisler (kompostisto), Hartauerstr. 74, Hirschberg i. Rsgb. dez. koresp. kĉl, L, PK. Resp. garant.

K-do Fritz Neumann (kompostisto), Hartauerstr. 51, Hirschberg i. Rsgb., dez. koresp. kĉl., L, PK. Resp. garant.

— 50 gejunuloj en 4 kursoj dez. koresp. kolektive kun alil. kursoj k soc. junulargrupoj. Adr.: G. Nitzsche, Volkshaus, IV., Chemnitz, 16.

— Kvar Gek-doj dez. koresp. kĉl, L, PI. Adr.: K-dino Ida Pusch, Peterstr. 6, b. Frl. Schäfer, Görlitz i. Schl.

Adresŝanĝo. — K-do Fredo Beck, Wingertstr. 21, b. Orth, Mannheim-Neckerau (stratŝanĝo).

K-do Rudi Naumann, Wartburgstr. 31, Dresden-A. 19, dez. koresp. kun veturontoj al junulartago en Wien.

K-do Karl Dassler, Erdmannstr. 8, Leipzig W 31, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.

K-do M. Petzold, Bahnhofstr. 7, Netzschkau i. Vogtl., dez. koresp. kĉl pri politiko, IRH, L, PM. Nepre k akurate resp.

Atentu! — Gelaboristoj, Grupoj, Ĉeloj estas petataj, okaze de 1-a de Majo multnombre sendi salutlet. por interesigi la lab-istaron por esp. Resp. garant. Adr.: Alfred Bachmann, Körnerstr. 5, Chemnitz.

LATVIO

— 3 K-dinoj dez. koresp. L, PI. Adr.: Minna Griman, Lorenca iela 8—6, Liepaja.

SOVETIO

K-do B. Egers, Klovski sp. 4,1, Kiev, dez. aĉeti aŭ ricevi interŝ. Sennaciulon 222.

Atentu kaj helpu!

  1. 5.—5. 5. ni aranĝos grandan esp. ekspozicion. El ĉ. l. tuj k amase sendu esp-aĵojn: esp. gvidlibrojn, gazetojn, ĵurnalojn aŭ nacil. kun pri-esp. artik. resumoj; esp. propagandaĵojn, prifervojajn aĵojn; komunist. gazetojn, propagandilojn. Por 1. 5. k tago de gazetaro sendu apartajn kolektivajn salutlet. (laŭeble de viaj komunistaj organizoj, labkoroj, redakcioj, sindikatoj ktp.). Resp. garantiata. Adr.: USSR, Samara, Dorprofsoj, Dorbjuro esperantistov. — K-dece B. Jeleznjakov (5585). (P. S. Vidu mian anoncon en “S-ulo” n-o 234.)

K-do V. Mioduŝevski, Poĉajevska str., 44, Petrovka, Kiev, dez. koresp. interŝ. PM, il. gaz. Resp. garantiata.

K-do Daniŝevski, A., Proletarska str., 46,2, Kiev, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

K-dino Inja Ivanova, Poŝtkesto, 9, Smolensk, serĉas koresp-adon nur el Anglio, Japanio k Ameriko. L, PI. Resp. garantiata.

K-dino Mario Durnovo, Poĉtanskaja, 2, kv. 3, Smolensk, dez. koresp. nur kun angloj, L, PI.

K-do Muraviev, Pokrovka, 31, obŝĉejitie, M. T. S. km. 12, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Nepre resp.

K-do B. Ydovenko (fotoamatoro), Oktjabrskaja, 26, Moskvo-Lublino, dez. koresp. kĉl pri div. temoj, L, PI. Resp. certe.

K-do Boris Stefanov, P./O. Viŝne-Dolgoje, Elec. distr. C. Ĉ. O., dez. koresp. kĉl pri politikaj k klerigaj temoj, PM. Resp. garantiata.

— Ĉelo de IRH petas informojn pri alil. IRH, same resp. viajn demandojn. Adr.: Kostroma, Gubsovpartŝkola, V. Lakomkin.

— Esp. rondeto dez. koresp. kun lab. esp. grupoj pri div. temoj. Adr.: Kapitanovka, Ŝevĉenkovsk. okr., Klubo Hurtok “Esperanto”.

— 15 gelernantoj (sovetoficistoj), dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj. Adr.: Samara, ploŝĉadj Revolucii, klubo de Vorovskij, Esp.-Rondeto.

— Koresp-antoj k amikoj notu la novan adreson de K-do Viktoro Fallin-Stroganov, Kiroĉnaja, 32—34, kv. 26, Leningrad-28 (antaŭe en Smolensk k Minsk).

— 20 gelaboristoj dez. koresp. kĉl, L, PK. Adr.: Iv.-Voznesensk, ul. Peski, Klubo Profintern, Kruĵok Esp.

SVEDIO

K-do Eric H. Lander, Grashutt, Karlsborg, dez. koresp. kĉl, L, PI, PM, bfl., esp-aĵoj. Resp. garantiata.

La Kleriga Fako de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista

organizos internacian koresp-adon pri ĉ. temoj. Ni garantias nepran respondon. — Oni turnu sin per leteroj aŭ PK al: Werner Rentmeister, Wien III, Kölblgasse 10 (Aŭstrio).

[REKLAMO p.12] Internacional-stenografio en ĉiuj lingvoj. Gvidilo por Esperanto 1 mk. g. + 10% sendkostoj. Gvidilo en aliaj lingvoj. Instituto de Internacionalstenografio Duisburg, Friedensstrasse 79, Germ.

ENHAVO:

paĝo
La venonta venengas-milito 249—50
Pro kadavro de kadavriginto 250
La senlaboruloj en Kanado 250
La sekvoj de sendependiĝo 251
La Ŝamana mistero 251—52
Ŝpinistinoj venkis 252
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 253—54
Diskutejo 254—55
El nia leteraro 255
Ĉirkaŭ la naŭa SAT-Kongreso 255—56
El la Historio de l’ Socialismo 256
Tra Esperantio, Korespondado 257—60

[REKLAMO p.12] SAT-anoj! Izoluloj! Grupoj! Organizoj! de via fervoro dependas enkonduko de esp-o en lernejojn de Moskva gubernio: Sendu salutleterojn k diversajn aktualaĵojn por al lernantoj de ŝtata laborlernejo en Ĉuĥlinka. Adr.: N. J. Davydov, Ĉuĥlinskaja ŝkola. Perovo, Moskva gub. Sovetio. Ĉio nepre estos rekompencita, kion garantias SAT-ano 12963. 1. de majo

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 237, 18-a de aprilo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 237 — APERAS SEMAJNE — 18. Aprilo 1929

[BILDO p.1 | 40,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

La meĥanika epoko kaj la homa feliĉo

Nia epoko estas karakterizata per la grandegaj progresoj de la meĥaniko. Estus stulte voli nei tiujn sukcesojn, kiujn elakiris homa racio en tekniko, medicino k. a. aplikataj sciencoj. Estus stulte voli nei la pli grandan komforton, kiun kreis al si la nun vivantaj generacioj, kompare kun siaj antaŭuloj. Kaj ni ankaŭ ne volas malkonfesi, ke ĉio tio kondukis al plia intensigo kaj riĉigo de l’ homara civilizo. Ni tute ne troviĝas en la spiritostato, ke ni volus redeziri al la homaro ian antaŭan staton, en kiu ĝi vivis dum pasintaj periodoj, nek utopie imagi al ni, kiel fantazias verkistoj, ke pli primitive kaj hierarkie vivantaj homoj ĝuas pli feliĉan vivstaton, aŭ kiel aliaj asertas, ke la sovaĝaj gentoj sur oceanaj insuloj estas feliĉuloj…

Ni volas senrezerve konfirmi la progresojn civilizajn de nia meĥanika epoko, la “penetron de racio en la homan cerbon”, por uzi vorton de K-do Lanti. Sed alia demando, kiu povas maltrankviligi observanton, estas tiu, kiel moviĝas proporcie al tiuj raciaj progresoj la nivelo de vivfeliĉo homara? Ĉu kun la teknikaj akiroj, kun la sendube pli granda komforto kreskis la anima feliĉo de l’ homoj?

La konstato de kelkaj faktoj sufiĉas, por alkonduki nin al tio nee respondi tiun demandon. Ni ne eĉ konsideru en tiu ĉi momento la malbonfarojn de l’ kapitalisma sociordo kun ĝiaj privilegioj ekonomi-sociaj por kelkiuj kaj mizero, senlaboreco, sklaviĝo, persekutoj por aliaj. Ni simple prenu ekzemplon: Se en nia tempo du junaj gehomoj volas edziĝi, ilian cerbon ĉefe okupas la penso: kiel havigi al si loĝejon, kaj — kiam, ofte post jaroj da serĉado en nia mirinda sociordo, ĝi fine estas trovita, ilin okupas plene la ideo, kiel plej bone materie instali tiun loĝejon: bansalono, telefono, (en Usono) aŭtomobilo ne devas manki, manĝilaro laŭeble arĝenta estas aĉetata, kaj oni kalkulas, mastrumas, elspezas… Kaj pro ĉiuj tiuj zorgoj kaj penoj nur tre malfrue la bedaŭrinduloj ekrimarkas, ke ili forgesis en sia hejmo la plej esencan: krei atmosferon de viv-feliĉo.

Tiel progresis la homaro en sia evoluo tra la jarcentoj: ĝi liveris al la mondo ĉian modernan komforton. Ĝi provizis ĝin per havenoj, fabrikoj, arsenaloj, stacidomo kaj amuzejo. Ĝi konstruis “ĉiel-skrapulojn” sur la tero, kiu tremas, kirasvagonojn, kanonojn kaj eksplodilojn, kiuj servas al ĝi por detrui mem, kiel infano siajn ludilojn, la urbojn de ĝi konstruitajn. Sed en tiu ĉi grandega “palaco”, kia fariĝis la universo, kion ĝi antaŭvidis por sia propra disvolviĝo, sia propra feliĉo?… Ĝi multobligis la detruan potencon de l’ armiloj: ĉu ĝi, samproporcie, kvietigis la furiozon ĝin uzi?…

Kia rilato inter Radio kaj la justo, inter kino kaj la virto, inter la industrio kaj la belo? Ĉu la revolvero kunhelpis malpliigi la nombron da pasiaj krimoj kaj da memmortigoj? Certe, la homaro konstruis al si belan domon: ĉu ĝi ne forgesis, kiel la junaj gehomoj, sin senti hejme?

Komence ni jam diris: ni ne asertas, ke la primitivuloj vivis pli feliĉe ol la nuntempuloj, ĉar al ili mankis la komfortaĵoj ktp. Tiel rezoni signifus logike kondamni la raciiĝon de l’ homa spirito. Ni nur konstatas la fakton, ke la plia civilizo al la modernuloj ne alportis pluson da anima feliĉo.

“Se la homa intelekto dum la paso de l’ jaroj vastege progresis, la sentoj, kiuj reale estas la veraj moviloj de l’ konduto, restis neŝanĝitaj. La amo, la ĵaluzo, la malamo, la ambicio estas hodiaŭ la samaj kiel en la plej primitivaj tempoj de l’ historio. La moderna homo estas eble malpli senbrida ol estis la homoj de l’ Renesanco laŭ la juĝo de l’ Memoroj de Benvenuto Cellini; li ŝajnas regi pli bone siajn refleksajn agojn, kiel dirus fiziologo, sed li ne regas ilin longtempe…”, skribas d-ro G. Le Bon en libro “Malekvilibro de l’ Mondo”.

Sed tiuj konstatoj kondukas nin al la konkludo, ke por civilizi nin mem kune kun nia civilizo devas ekzisti ia ekvilibro inter sentoj kaj racio. La sento, la pasio, la entuziasmo, estas kaj restu la motoroj, sed la racio regu. Estus domaĝe, se la sento malaperus, sed ĝi devas esti bridata de la racio. Nenia senta ago devas resti nekontrolata de la supera kontrolilo, la racio. Ankoraŭ ni ne donis la regan povon al la racio, ankoraŭ ni estas estaĵoj multe pli sentemaj ol raciaj: tiel klariĝas, ke potencaj intelektaj geniuloj kiel la filozofo kaj kanceliero Bek’n (angle: Bacon), povis esti kanajlegoj kaj ke, en la lasta milito, homoj formitaj per libroj ekbruligis la bibliotekojn.

Tio devus esti averto terura al ni: kiam la intelekto daŭras progresi kaj la sentoj ne ŝanĝiĝas, la intelekto servas al la homaro, kiu restas militema, per rimedoj detruaj tiom potencaj, ke la plej grandaj urboj povos esti neniigataj dum malmultaj momentoj. De tiu nekontraŭdirebla danĝero certe dependas la estonto ne nur de l’ okcidentlanda, sed de l’ tuta homara kulturo. Tial devas arde interesi nin la demando, ĉu tiu malekvilibro inter sentoj kaj intelekto estas esenca aŭ nur maldaŭra, provizora?

Oni kutime donas grandan admiron al la scienculoj, kaj ne malprave. Sed tamen ni devas konfesi, ke ĝis hodiaŭ ili ne faris ion tre gravan. Ili okupis sin pri figuroj desegnitaj sur papero, pri movoj de astroj, kiuj kuras en la ĉielo aŭ korpoj, kiuj falas sur la teron; ili ekscitiĝis pri la lumo, la elektro, la kemiaj kombinoj; ili dediĉis sian fervoron al ĉio, kio estis senmova kaj solida, al ĉio, kio povis esti formulata de kalkulistoj kaj geometriistoj, homoj, kiuj

— paĝo 2 —

262 SENNACIULO

estas plej fremdaj al la vivo. Resume, ili studis ĉion en la universo, escepte la homon. Ili malkovris al ni la sekretojn de l’ ĉielo, sed ne tiun de nia koro. Ili komencis per tio, kio estis facila kaj simpla kaj prokrastis, kio estis malfacila kaj malsimpla: la homa konduto. Religioj kaj moraloj — tio estas la sento kaj la mistikismo — daŭris direkti niajn destinojn, ne la scienco, ĉar, por paroli ekzakte, la scienco pri l’ homo, la psikologio, estas apenaŭ naskita. Ĉiu el ni hodiaŭuloj povas diri, returnante la parolon de l’ fama latina poeto: “Mi estas sciulo, do ĉio, kio rilatas la homon, estas nekonata al mi.”

Nu, civilizo povas baziĝi nur sur sciencaj malkovroj: ĝi rezultas de ilia apliko al niaj bezonoj. La nia povis apliki nur la sciencon, kiun ni posedis, tiun malkompletan pri la universo. Ĝi estis la verko ĉefe de inĝenieroj kaj metiistoj. Ĝi utiligis la fizikajn kaj kemiajn leĝojn. Sed la leĝoj de sentoj kaj pasioj, la psikologiaj leĝoj? Ili restas malatentataj. Ni vidas tion ekz. rilate al la politiko, kies hodiaŭa esprimo estas la vivo de ŝtatoj, nacioj kaj diversaj antagonismaj partioj: tie la sentoj kaj la mistiko regas libere.

Ekzistas nur unu sola forto, kiu povus majstri la meĥanikan epokon kaj savi la homaron kontraŭ la minaco de plena ruiniĝo. Tiu forto estas la kerno de l’ meĥanika, de l’ industria epoko: la proleta klaso. Ĝi povos solvi la antaŭmetitan problemon, nur kiam ĝi estos mastro de la produktrimedoj, kiuj en la manoj de l’ ekspluatantoj signifas konstantan minacantan danĝeron por la ekzisto de l’ homa speco. Do antaŭ la Proletaro leviĝas giganta jena tasko: ne nur venki la kapitalistan reĝimon, sed ankaŭ mem kompreni utiligi al si la modernan sciencon kaj lerni regi super pasiaj sentoj per la racio. En la plenumo de tiu gravega tasko SAT devas ludi sian rolon, edukante, klerigante, formante kernon da kapablaj, konsciaj, raciemaj laboruloj.

PROBLEMOJ EL AMERIKO

POR SANDINO

Niaj legantoj jam havis okazon legi en “S-ulo” diversajn opiniojn pri la agado de generalo Sandino kaj eĉ proprajn dirojn de ĉi tiu lasta. Kiel ni jam diris, ne estas nia tasko decidi aŭ ne, ĉu la Nikaragvaja heroo pravas aŭ ne, sed nur liveri al la legantoj informojn, kiuj ebligas al ili akiri personan opinion pri la demando. Tiucele ni publikigas la tradukon de artikolo aperinta en la hispanlingva gazeto “Accion Social Obrera”, S. Feliu de Guixols (Gerona), de 12. 1. 1929. — Red.

La gazetoj informas nin, ke la burĝaro de la latinamerikaj landoj tute ne intencas helpi la ribelon de Sandino kontraŭ la Usonaj ekspluatantoj. La respublika registaro de Nikaragvo rapideme donis sian aliĝon al la Prezidanto elektita de Usono por la konstruado de la kanalo, traironta Nikaragvon, por servi la militajn projektojn de la granda regno Nordamerika, al kiu la Nikaragva burĝaro vendis sian landon, kiel alitempe ĝin vendis la panama burĝaro.

Por doni lukse belan akceptan ceremonion al Huver, la registaro de l’ Argentina respubliko ne hezitis pligravigi la reakcion kaj sovaĝe pune bridi la manifestaciojn de l’ proletaro kontraŭ la Janki-imperialismo.

Kaj en tiu medio de submetiĝo al la senlima povo de l’ dolaro, la kamparanoj, kun Sandino kiel ĉefo, leviĝas en ribelgesto kiel la Maĥnomovado en Rusio, kaj, idee gvidataj de l’ anarkistoj, povas konduki al starigo de liberecana komunismo. Sole la proletaro kaj super ĉio la hispanlingva, povas kaj devas helpi la liberigan movadon de l’ Nikaragvaj kamparanoj. Fariĝas nepre necesa la starigo de komitatoj “Por Sandino”, kiuj disvolvu sian aktivecon en la sindikatoj kaj la kooperativoj de l’ urboj kaj de la kamparo, kaj ĉefe en tiu momento, kiam ŝajnas nepre okazonta kapitalista milito inter Bolivio kaj Paragvajo (vidu “S-ulo” n-o 227, pĝ. 160. — Red.) milito, kiun la diplomataj artifikoj nur povas prokrasti, sed ne eviti, ĉar la motivoj de malkonsento estas la nafttavoloj de “Ĉako”, pri kiuj interdisputas la Usonaj kapitalistoj reprezentataj de Bolivio, kaj anglaj, kiuj estras en Paragvaja respubliko.

Ni, defendantaj la klasbatalon, propagandantaj la socian lukton, kiu devas starigi senklasan kaj senkategorian homaron, malkonsentas pri la interregistara milito, por kiu estas oferataj la laboristoj kaj kamparanoj por profito al siaj malamikoj, la kapitalistoj kaj posedantoj-ekspluatantoj.

La Bolivia kaj Paragvaja proletaro devas imiti la geston de Sandino, kontraŭstarigi la revolucion al la interregna milito. La nomo de Sandino devas esti la flago de l’ intercivitana milito, de l’ revolucio kontraŭ la burĝa imperialismo.

La “Por Sandino”-komitatoj povas materie kaj morale helpi la revoluciajn kamparanojn de Nikaragvo kaj eble la “proksimajn Sandinojn”, kiuj kredeble aperos en ambaŭ militantaj respublikoj.

Tiaj komitatoj povas esti la gvida centro de l’ estonta armeo de la anarkista revolucio. Kaj dume ili disvolvos sian sintenadon je la krio “Vivu Sandino”. Al kamparano la teron kaj al laboristo la masonon.

V. Ĥudolej — Moskvo. Trad. F. Buire (10 340).

EL PARAGVAJO

Okaze de la limkonflikto inter Paragvajo kaj Bolivio okazinta antaŭ nelonga tempo, la gazetaro okupis sin multe pri tiuj landetoj sudamerikaj. Tial certe interesos niajn K-dojn kelkaj informoj pri la laborista movado en Paragvajo.

En jaro 1926[?] fondiĝis laborista unuiĝo kun anarkista tendenco, nomata “Centro Obrero Regional de Paraguay” (CORP), kio signifas “Laborista Centro Regiona de Paragvajo”. Ĝi ampleksis ĝis 1923 la plejmulton de la laboristaro. Hodiaŭ ĝi nombras nur 5000 membrojn kompare kun loĝantaro de unu miliono. Sekve de konstantaj solidarec-strikoj kaj kun ili kunligitaj persekutadoj fare de la estraroj, enkarcerigoj, murdoj, ekziloj ktp., la membronombro malaltiĝis. Krome ekstariĝis reformista kaj flava organizoj: Federacio de la maristoj kaj Laborista federacio de Paragvajo. Sed granda parto de la laboristoj, precipe la centro laborista de Concepcion restis organizitaj ĉe CORP, al kiu eĉ aliĝis la foirejaj vendistinoj; kaj la laborista centro de Encarnacion, kiu ja tre suferis pro striko, sed tamen ankoraŭ hodiaŭ ampleksas en la organizo plejmulton da laboristoj urbaj kaj kamparaj. Tiu organizo la 28. junio 1928 proklamis strikon, kiu alportis sukceson por la laboristoj. Sed kiam muelposedanto rompis la faritan interkonsenton, la tuta laboristaro de l’ urbo proklamis la ĝeneralstrikon, kiu daŭris monaton. Dum la striko dumnokte estis vundataj oficisto kaj administranto de la muelejo; la kulpuloj ne estis kaptataj. La sekvo estis senindulga batalo kontraŭ la sindikato, kies funkciuloj estis arestataj kaj ĝis hodiaŭ ne liberigataj. Inter la arestitoj troviĝas universitata instruisto Barthe, d-ro Creydt kaj laboristo Martinez. COPR faris 24-horan ĝeneralstrikon kiel proteston. La flavaj organizoj ne partoprenis tiun strikon, kiu nur parte sukcesis.

Ankaŭ en antaŭaj jaroj la COPR gvidis honorajn batalojn kontraŭ entreprenistaro kaj ŝtato. Dum fervojista striko en 1916 ekzemple 400 laboristoj estis arestataj kaj kondamnataj al plimalpli longaj punoj. Tamen tiu striko signifis iel sukceson. Ankaŭ la tramista striko, kiu malfunkciigis la tutan trafikon kaj daŭris 4 monatojn, meritas mencion.

En Paragvajo ekzistas kiel politikaj partioj nur la liberaluloj, la respublikanoj kaj konservativuloj. La laborista movado ĉiam estis influata de anarkistaj ideoj kaj tial neniam partoprenis la balotojn kaj ne kreis politikajn partiojn. En la lastaj jaroj aperis tri liberecanaj gazetoj.

Kompilita laŭ la esperanta Gazetservo de A.I.T.

¹ Regiono inter Bolivio kaj Paragvajo.

[REKLAMO p.2] E. IZGUR — NUR VOLU! — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27 Colmstr. 1 (Germ.)

— paĝo 3 —

SENNACIULO 263

Kiel riĉaj estas la laboristoj usonaj

Usono, la fama ora lando! La lando de proverba mielo kaj lakto! La lando, kie ĉiu laboristo posedas aŭtomobilon, radion, eksterurban domon belegan kaj ankaŭ sekretan likvorejon!

Jes, tiel efektive estas la koncepto de alilanduloj pri la vivo en nia lando. Kaj tian impreson oni nepre ricevas lasante sin influi de la amerikaj filmoj tiom disvastigataj en Eŭropo.

Bedaŭrinde, filmoj ĝenerale ne estas farataj de statistikuloj aŭ sociologoj, precipe se ili estas farataj laŭ difinita modelo, kiel estas la okazo en Usono. Ni tial nin turnu al ciferoj, kiuj kredeble estos pli fidindaj ol filmoj. Vidu ni, kiom da posedaĵo usona la laboristo havas, kian parton el la nacia produkto li ricevas.

La tuta posedaĵo usona nuntempe estas taksata je ĉ. tricent sepdek kvin miliardoj da dolaroj, efektive “leona” parto el posedaĵo tutmonda. Nur unu elcento de la popolo posedas kvindek naŭ elcentojn de la tuta posedaĵo, 99% la ceterajn 41%. Nur 13% de la popolo havas 91%.

Ĉirkaŭ 75% da usonanoj posedas nenion. 6% posedas malpli ol milon da dolaroj. Samtempe ni havas dek unu milojn da milionuloj kaj unu bilionulon. Tiuj-ĉi lastaj estas tre rapidkreskemaj; en 1914 ni havis nur 4500 milionulojn. Tiom pri la havo.

Nun pri la enspezoj de la laboristoj en la lando orplena.

La tuta jara enspezo de l’ popolo usona estas pli ol 70 bilionoj da dolaroj. Laboristoj kaj aliaj salajrpagatoj konsistigas ĉ. 80% de la tuta profitdone okupata popolo; ili ricevas nur 40% de la tuta enspezo, dum la ceteraj 60% plenigas la poŝojn de la 20% da nelaborantoj.

Ni nun lasu la matematikajn figurojn kaj malkaŝu la veran vivon kaj vivpovon de la laboristo usona.

Laŭ la kalkulo de la Departemento de Laboro ĉe Usona Registaro la minimumo por subteno de familio el kvar personoj estas 34 dolaroj semajne; por sole-vivanta virino 16 dolaroj semajne. Tiuj ciferoj estas ĉerpitaj el registaraj kalkuloj de 1922, sed la vivkostoj ŝanĝiĝis tre malmulte depost tiam. Ĉu la laboristo tion ankaŭ laborakiras?

La mezaj semajnaj salajroj de laboristoj en Usono estas: ŝtona, vitra kaj brika industrio (en ŝtato Nov-Jorko) $ 30; metala kaj elektra $ 31, aŭtomobila $ 34; tolaĵlavejoj: viroj $ 25, virinoj $ 12—15; ministoj $ 25—32 (se ili laboras); fervoja industrio: plej alta $ 45, plej malalta $ 15.

Nekvalifikitaj laboristoj laborakiras meze 50 cendojn pohore aŭ 24 dol. por 48-hora semajno, en kelkaj industrioj (lignosegejoj) eĉ malpli. Pordogardisto ĉe la novjorka subvoja tramo $ 5 tage por 10 horoj da laboro. Virinaj salajroj ĝenerale estas multe malpli altaj. En lavejoj, ĉemizfabrikoj, viandpakejoj ili malofte ricevas pli ol 12—15 dol. En urbo Nov-Jorko la salajroj ĝenerale estas pli altaj, tamen ni vidu la jenon: Kvalifikita laboristo je virinaj vestaĵoj (tre multe disvastigita ĉi tie) ricevas $ 50 semajne… kompreneble kiam li laboras. Lia laboro estas nur sezona. Se li laboras 36 semajnojn dum la jaro, li nomas ĝin bona sezono. La meza salajro tial estas nur $ 35.

La mezaj salajroj de librotenistoj aŭ oficistoj ne ofte superas la sumon de $ 30—35 por viroj, $ 25 semajne por virinoj.

* * *

Tio tute klare montras, kiel facile la usona laboristo povas havi aŭtomobilon, krom tio ankaŭ aliajn luksaĵojn. La suprecititaj ciferoj konvinke montras, ke la plejmulto da salajrpagata popolo

[BILDO p.3 | 34,25,61,61] Foto de granda cilindra gasujo kun fenestroj, vidata de supre; sur ĝia tegmento la surskribo «CHICAGO MUNICIPAL AIRPORT 3 MILES»; apude malgranda konstruaĵo.

Grandega gasujo proksime de Ĉikago, servanta kiel lumturo por la nokt-aviada trafiko

en Usono eĉ ne laborakiras la minimumon por racia vivo. Kaj senlaboreco? Strikoj (nesalajrataj)? Malsanoj? ktp.

Ni ankaŭ rigardu alian flankon de tiu afero, la psikologian flankon. Hobson, fama angla ekonomisto, uzas la esprimon “relativa malriĉeco” kaj opinias, ke ĝi estas eĉ pli terura ol vera malriĉeco. Relativa malriĉeco estas manko de aĵoj, kiuj ekzistas, sed estas nehaveblaj pro manko da mono, dum aliuj samtempe ilin uzas. Malriĉulo estas multe pli mizera apud riĉulo ol inter samstatanoj.

Tio estas la fakto en Usono. Sufiĉe, eĉ tro multe da ĉio haveblas. Oftaj ekonomiaj krizoj, — la vendistoj plendas pro manko da merkato por siaj varoj, dum ekstere apud ilia vendejo staras malsataj laboristoj, al kiuj mankas la artikloj, kiujn la vendisto ne povas vendi. Samkiel vi montrante pecon da pano al malsatulo, ne donante ĝin al li, vi nur pligrandigas liajn turmentojn.

Kompreneble estas tute vere, ke la vivo ĉi tie estas pli bona ol ie alie en la mondo nuntempe. Tamen estas multe da suferego (konsideru la vivon de la ministoj dum la lastaj longdaŭraj strikoj). Kvin milionoj da senlaboruloj ekzistas nuntempe. Vere ankaŭ estas, ke Usono veturigas 25 milionojn da aŭtomobiloj, pli multe ol troviĝas en la tuta cetera mondo. Kaj ne malpli vere estas, ke la plejmulto da usonanoj aŭtojn ne havas; al ili mankas multe pli necesaj aĵoj.

Kaj la plej bedaŭrinda fakto laŭ la opinio de la skribanto estas la jena: ĉion ni havas, efektive ĉion. Tamen ni ĝin ne havas.

J. W., Nov-Jorko (12 452).

★

TOMAS MEABE

La asocio “Socialista Junularo de Bilbao” festis sian 25-an jubileon en la unuaj tagoj de januaro. Okaze de tiu datreveno la proleta gazetaro raportis pri Tomas Meabe, la fondinto de tiu socialista organizo en Hispanio.

Tomas Meabe estis sendube unu el la plej kleraj, virtaj, konsciaj kaj batalantaj socialistoj hispanaj. Li apartenis al monhava kaj fervore katolika familio. Tamen de infanaĝo Tomas montriĝis liberpensema kaj ribelulo. En la lernejo, en la strato, hejme… ĉie li protestadis kaj bataladis kontraŭ maljusto. Li ege amis la naturon, kiu estas la plej bona instruistino! Kaj li iris en la kamparon, en la montojn, por tie atente rigardadi, meditadi… Kaj ĉe la birdaro, ĉe la montbestoj, ĉe ŝprucantaj riveretoj li eklernis solidarecon, amon, fratecon, liberecon…

Li eklaboris kiel piloto ĉe grava ŝipentrepreno, sed estis de ĝi forpelata pro sia protestado kontraŭ ekspluatado kaj pro fiera batalo kontraŭ naciismo, kies gvidantoj estis la ŝipentreprenistoj kaj lia propra frato.

Poste li fariĝis kontoristo, sed prefere pretiĝis labori pri kaj por socialismo. Profunda kaj kuraĝa verkisto li gvidis la semajnan gazeton “La Klasbatalo” (hisp.: La Lucha de Clases) kaj en ĝiaj kolonoj kaj en gravaj ĵurnaloj de Hispanio li publikigis fierajn revoluciigajn kaj filozofajn artikolojn. Neniam li konsentis, ke ĵurnalgvidanto forstreku eĉ unu vorton el liaj skribaĵoj. “Ne — li diris — mi ĉiam respondos pri miaj verkoj. Kvankam mi estos malliberigita aŭ mortpafita: Vero super ĉio!” Kaj certe li tre ofte estis enkarcerigata kaj batpunata. Li edziĝis nekatolike: Kia teruraĵo tiame — kaj ankoraŭ nun, en ĉi tiu lando premata de klerikaluloj!

Lia familio malbenis lin pro tio, tamen, ju pli li estis malamata, des pli li estis amanta. — Li malsaniĝis. Troa laboro kaj vipbatado malfortigis lian korpon kaj en ĝi kreskadis tuberkulozaj mikroboj. Tamen li daŭrigis la batalon. Pro aperigo de artikolo kontraŭ la reĝo kaj registaro li estis malliberigata dum longa tempo kaj liaj amikoj devigis lin forkuri en Francion. Li tute ne volis obei, sed liaj K-doj estis certaj, ke Tomas baldaŭ estus mortonta en malliberejo kaj puŝis lin eksterlanden. Li loĝis en Bordo (fr.: Bordeaux) kaj

— paĝo 4 —

264 SENNACIULO

ricevis por bone vivi sufiĉe da mono, kiun sendis al li liaj bilbaoaj K-doj. Sed ĉiam malriĉe vestite li manĝis prolete kaj havis… ne unu moneron, ĉar li donacis ĉion ĉu al la senlaboruloj, ĉu al la laboristoj de la haveno, kun kiuj ĉiutage li interparoladis.

Telegrafe oni sciigis al li, ke lia patrino estis mortanta. Sekve Tomas telegrafis al la Ministro de Justeco jenon: “Moŝto: Mia patrino estas mortanta. Nun mem mi ekveturas al Bilbao por kisi ŝin lastfoje kaj por ricevi ŝian

[BILDO p.4 | 11,22,37,48] Portreto de Tomas Meabe laŭ pentraĵo: viro en profilo turnita maldekstren, kun lipharoj kaj kombita hararo, en malhela jako, kun krucitaj brakoj.

Laŭ pentraĵo

lastan spiron. Permesu al mi tion. Poste mi restos je via dispono.” Efektive, Tomas alvenis Bilbaon, rapidis al siaj gepatroj, kisis, manpremis, larmsurverŝis la mortantinon. “Kara filo,” diris ĉi lasta, “promesu al mi, ke vi katolike sankciigu vian edziĝon…” “Jes,” respondis Meabe tiel pala kiel mortanta lia kreintino. “Mi faros laŭ via volo, patrino kara…”

La patrino mortis, sed la filo ne plenumis sian promeson, kiu eble estas la sola mensogo de Tomas, mensogo tiel bela kiel la plej brilanta vero!

La tiama justeco-ministro Figeroa respektis la filan amon de Meabe, lasis lin neĝenate kaj… poste li povis reiri Francion. Post kelka tempo la ekzilito revenis Hispanion. Li denove laboradis kaj batalis por socialismo, ĝis tuberkulozo silentigis lin por ĉiam.

Tia estis la fondinto de Socialista Junularo Hispana. Lia ideo vive lumigas kiel torĉo la vojon, kiun trairas la nunaj junuloj-socialistoj, kaj liaj verkoj kompilitaj kaj eldonitaj de Socialista Junularo de Bilbao estas spirita kaj revolucia nutraĵo. Unu el liaj literaturaĵoj aperos post nelonge en iu n-o de “S-ulo”.

E. M. (13 993).

LA SEKVOJ DE SENDEPENDIĜO

(Vidu n-ojn 235, 236)

Oni “litovigas” Litovion

La litova ŝtato fondiĝis dum la daŭro de revoluciaj bataloj. Precipe la rusa kaj parte la germana revolucio movis laborist- kaj kamparanamasojn en Litovio. La litova burĝo kaj riĉkamparano rompis al si cerbon, kiel reteni tiujn ĉi amasojn de revolucia batalado. Bajoneto kaj kuglo estis senfortaj. Estis necesaj aliaj rimedoj. Tiujn rimedojn jam trovis la litova burĝo. “Se oni volas, ke ne ĉio estu forprenata perforte, oni devas bonvole doni parton.” Tiun ĉi principon li ruze aplikis.

Ĉiuj plej konataj monarkistoj, ankoraŭ antaŭ nelonge invitintaj Uraĥon kiel reĝon de Litovio, nun fariĝis subite la plej grandaj demokratoj. Oni proklamis Litovion kiel demokratan respublikon. Ĉiuj regnanoj estu egalaj antaŭ leĝoj. Por leĝ-eldonado kaj por kontrolado de ekzekutiva registaro oni elektas por tri jaroj la parlamenton per universala, egala, sekreta kaj senpera voĉdono. La parlamento elektas la prezidanton de l’ respubliko por tri jaroj. Elektrajton havas ĉiu 21-jara regnano kaj esti elektata povas tiu, kiu havas aĝon de 24 jaroj.

Kiel la konstitucio, tiel ankaŭ ĉiuj aliaj leĝoj estas “plej demokrataj.”

Kompreneble, post silentiĝo de l’ revolucia ventego laboristaj kaj kamparanaj organizoj estis preskaŭ detruitaj kaj tiam sufiĉe “demokrataj” leĝoj restis sur papero, kaj la vivo foriris aparte tra sufiĉe “nedemokrataj” vojetoj. Ne restis eĉ ombro da pres-, parol-, kunven-, eĉ konscienc-libero. Provokoj, arestoj, turmentadoj al arestitoj, malliberejo — tio estas simpla, ĉiutaga paneto de “demokrata respubliko”.

En somero de 1926 laboristoj kaj kamparanoj ankoraŭ unu fojon provis per simpla parlamenta vojo batalricevi la proklamitajn al ili en komenco de ŝtatfondiĝo demokratajn liberojn. Sed la burĝaro de 1926 ne estis la burĝaro de 1918/20. En 1926 ĝi sentis sin tiel forta, ke ĝi povis silentigi per pafiloj la malobeulojn kaj ne nur efektive, sed ankaŭ formale forpreni ĉiujn cedojn, konsentitajn dum la antaŭaj jaroj.

Post la renverso en la jaro 1926 litovaj faŝistoj deklaris, ke la plej gravaj litovaj leĝoj estas redaktitaj per fremda influo, ke ili estas netaŭgaj por litovaj vivkondiĉoj. “Oni devas litovigi Litovion.”

La leĝoŝanĝoj post la faŝista renverso

Komence oni provis litovigi la regnon per helpo de parlamento elektita antaŭ la renverso. Evidentiĝis, ke la parlamento estas malfacile uzebla organo. En aprilo de 1927 la parlamento estis

Kelkaj vortoj pri la virina problemo

Se ni disrompas la ideologian volvaĵon, tiel ni trovas finan radikon de la problemo ne konsiderante la biologiajn kontrastojn — ambaŭflanke en materiaj, ekonomiaj problemoj, kiuj en difinita socio unue determinas la rilaton inter la du seksoj. La bazo de l’ vira supereco devenas el lia ekonomia pligraveco. El tio sekvas, ke antaŭkondiĉo por egalvaloriĝo de la virino estas — ŝia ekonomia liberiĝo. La kapitalismo, harmonie kun en ceteraj problemoj praktikata efektiviĝo de sia “liberec”-principo, ankaŭ ĉi rilate povis porti nur formalajn ŝanĝojn. Rekoninte la pli intensan ekspluateblon de la socie pli malaltranga virino — ankaŭ por redukti la viran salajron — ĝi tiris la virinon en la socian produktadon.

Tiu fakto eĉ pli intensigis la ekspluatadon al tre granda amaso de laborantaj virinoj, ĝi ŝarĝis ilin per duobla ŝarĝo de individua hejmmastrumado, familiflegado kaj ĉeesto en la produkado. Sed ĝuste pro dialektiko de l’ evoluo, per eksplodigo de kadroj de la patriarka familio, la kapitalo kontraŭvole kreis la antaŭkondiĉon por ekonomia liberiĝo de la virino, samtempe kaŭzante neniiĝon de sia propra, je privatposedo kaj heredeco bazita geedziĝ- kaj famili-formo, la unuopa familio. Nature por la laborantaj amasoj, kiuj vivas ekskluzive per vendado de siaj laborfortoj, ne la privatposedo kaj heredeco konsistigas la materian bazon por la unuopa familio. Sed la reganta klaso, por disponi pri la produktiloj, do por certigi sian socian potencon, pere de sia mensa perfortorganizo (eklezio, lernejo, ĵurnalaro, kino, sporto, teatro ktp.), trudas sociajn formojn, kiuj esprimas la ideologian speguliĝon de l’ ekzistantaj posed- kaj produktrilatoj al la subpremataj klasoj. Tio inter la viro kaj virino, do interne de la edzeco kaj familio, pro la ekonomia, spirita kaj fizika sklaveco de la virino kreas la saman situacion, kiu ekzistas en la produktado inter la posedantoj kaj laborantaj klasoj. Ĉi tie ni realvenis komencpunkton de la problemo. La plej elstaranta frontparto de la klasbatalo estas la ekonomia kaj politika batalo. Sekve en la konscio de la amasoj tiurilate evidentiĝas plej klare ilia nesuperebla intereskontrasto kontraŭ la reganta klaso. Tiu kontrasto en la aliaj malpli senpere materikarakteraj, do ideologie pli efike kaŝeblaj problemoj nur malklare aŭ absolute ne manifestiĝas. Tiel per la malfacile malvolvebla reto de religio, moralo, juro kaj interplektita edzec- kaj familiproblemo — kiu la viron per la ĝuado de avantaĝoj, devenantaj el la subpremiteco de l’ virino, samvicigas kun la socia ekspluatanto — estiĝas batal-demando. Ĝi povas signifi praktike valoran, senpere aktualan problemon por la avangardo klaskonscia, kies horizonto larĝiĝis ĝis socialista mondkoncepto.

La kapitalismo per entiro de l’ virino en la produktadon kaj per la teknika evoluo, eĉ jam hodiaŭ superfluiganta la individuan hejmmastrumadon, kreis la ĝermon de objektiva antaŭkondiĉo por la liberigo — sed la liberigon mem povos efektivigi nur nova produkt- kaj sociordo.

Kolektivano.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 265

nuligata. Elektoj al nova parlamento ankoraŭ hodiaŭ ne estas difinitaj. La ekzekutiv-registaro komencis eldoni la leĝojn simple per dekretoj. Konsil-organoj de l’ registaro fariĝis la korporacio de oficiroj, ĉambro de bienposedantoj, ĉambro de komercistoj kaj industriistoj. La laboristaro kaj kamparanaro restis senrajtaj regnanoj.

Efektive la envivigitan “litovan” reĝimon oni vestas per la vestoj de “efektive litovaj” leĝoj. En majo 1928 la registaro proklamis novan konstitucion, kiu post dek jaroj povos esti referendume reviziata. Laŭ la nova konstitucio la tuta kompetenteco por la ekzekutiva registaro estas tre larĝigita kaj por la leĝdona registaro — tre mallarĝigita. La parlamento fariĝas kvazaŭ malgranda aldono apud la ministrarĉambro kaj prezidanto. Oni devas elekti la prezidanton ne per parlamenta kaj popola voĉdono, sed per specialaj deputitoj. La prezidanto estas elektata por 7 jaroj. Elektantoj en parlamenton devas esti 24-jaraj geregnanoj, la elektatoj ne pli junaj ol 30-jaraj.

Sed ĉio tio estas nur surpapera. Oni ne observas iajn leĝojn. Oni ne fiksas eĉ parlament-elektojn nek prezidant-elektojn. Nun regas nur ekzekutiv-registaro per dia kaj oficistara favoro. La ministra prezidanto Voldemaras respondas al gazetkorespondantoj, demandate pri voĉdonoj al parlamento, ke estos se ne aŭtune, tiam printempe, se ne printempe, tiam aŭtune. “Oni ne havas kaŭzon por rapidi; antaŭe ni devas la regnon purigi de ĉiuj partioj.” Kaj nun oni purigas la regnon ne nur de bolŝevikoj, sed ankaŭ de aliaj partioj.

La dua antaŭ nelonge proklamita krome plej “litova” leĝo estas la komunuma leĝo. Tie ĝenerale elektoj, laŭ la preciza signifo de tiu vorto, ne ekzistas. Estos elektataj nur kandidatoj, kiujn difinas la distriktestro aŭ ministro de internaj aferoj. Tiu ĉi leĝo postulas de la kandidatoj plenaĝecon, riĉecon, sciencan kvalifikon kaj krome kastan menson. La elektadon oni plenumas jene: du aŭ tri vilaĝoj elektas tri kandidatojn, el kiuj la distriktestro difinas unu kiel estron por du aŭ tri vilaĝoj. En vilaĝkunsido povas partopreni nur regnanoj minimume 24-jaraj, loĝkion viro ricevas. En presado, kompostado kaj bindado la laboroj de viro kaj virino estas tute samaj, kaj ofte eĉ malantaj ne malpli ol unu jaron en la sama loko, havantaj nemoveblan havon, ankaŭ tiuj, kiuj finis superan lernejon kaj pastroj. La malriĉuloj restas senrajtaj. Vilaĝaj estroj elektas kandidatojn por subdistrikta estro (al subdistrikto apartenas 20—30 vilaĝoj). Subdistriktestroj elektas kandidatojn en distriktan registaron (al distrikto apartenas 18 ĝis 21 subdistriktoj), el kiuj du membrojn difinas la ministro de internaj aferoj, dum trian kiel prezidanton la ministro elektas ne el inter la kandidatoj, sed arbitre…

Tiel la faŝistoj litovigas ankaŭ aliajn leĝojn.

Speciale por “S-ulo” verkita de T. K. Ellitovigis Esperantistoj.

(Finota.)

LA ĈEFSTACIDOMO EN LEIPZIG

La ĉefstacidomo de Leipzig estas la plej granda en Eŭropo.

Ĝi estas tiel nomata kapstacio, t. e. ĉiuj reloj finiĝas en la halo; la domo havas larĝon de 300 metroj. Ekzistas du ĉef- en kaj elirejoj (nomataj orienta kaj okcidenta flanko), inter kiuj estas halo de 300-metra longo.

Suprenirante ŝtuparon oni atingas la ĉefperonon, sur kiu promenadas, serĉas, informiĝas la for- kaj alveturantoj kaj aliaj personoj.

La ĉefperono havas larĝon de proksimume 20 metroj, la longo estas 260 metroj, je ambaŭ finoj troviĝas elirejo al la urbo.

[BILDO p.5 | 48,26,89,44] Foto de la ĉefstacidomo de Leipzig vidata de supre, kun la placo antaŭ ĝi, tramoj kaj piedirantoj.

Por la ekveturo kaj alveno de la vagonaroj ekzistas 26 peronoj. La aliraj eliroj al la vagonaroj kaj al la peronoj estas laŭlonge de la ĉefperono, transe de bariloj.

La halo estas portata de ses grandaj kaj du malgrandaj arkoj.

Je ambaŭ flankoj de la ĉefperono estas atendejoj sen restoracio, en la mezo de la halo atendejoj kun restoracio. Eble en la orienta atendejo sen restoracio funkcios la akcepta komitato.

Por la fervoja kaj poŝta pakaĵ-transporto ekzistas 24 peronoj; je la fino de la peronoj estas liftoj, poste la transporto okazas pluen sub la tero. Per 42 elektraj veturiloj oni transportas la pakaĵojn de unu perono al la aliaj aŭ al la akceptejoj.

De post kelkaj jaroj oni instalis telefonan aparaton, kiu per elektra forto aŭtomate funkcias.

Pli ol ducent vagonaroj ekveturas ĉiutage, la sama nombro alvenas regule, dum foiro, festtagoj, dimanĉoj ktp. ĝi eĉ estas pli alta.

Preskaŭ ĉiuj relŝanĝiloj kaj signaloj estas funkciigitaj per elektra forto de kelkaj centrejoj. Proksimume 40 liftoj staras je la dispono por la poŝta kaj fervoja pakaĵ-transporto.

Por la poŝto ekzistas poŝtstacio kun 30 reloj, sur kiuj la poŝtvagonoj estas de- kaj surŝarĝataj. Proksimume du mil fervojistoj estas okupataj ĉe la ĉefstacio; en la Leipziga regiono sume pli ol 11 000.

Salajro de laboristinoj en Japanio

En ĉiu virina laboro la salajro estas multe pli malalta kompare al la vira. Virino akiras apenaŭ duonon de tio, kion viro ricevas. En presado, kompostado kaj bindado la laboroj de viro kaj virino estas tute samaj, kaj ofte eĉ malpli bonan, malpli facilan parton de la laboro nur virino plenumas. Dum laborado la viroj ofte fumas, sed virino neniam fumas nek babiladas. Precipe fidelaj virinoj per sia tuta forto laboradas, sed ilia salajro estas ja tre malalta. Lastatempe, multaj kapitalistoj anstataŭigis sufiĉe kapablajn alte salajritajn laboristojn per virinoj kaj nematuraĝuloj, ĉar ili tre honeste, fidele laboras kun malalta salajro. Tiele bonaj junaj, spertaj laboristoj estas pli kaj pli forpelataj.

Tio estas plej grava problemo. La kapitalistoj ĉiam pli kaj pli riĉiĝas. La proletoj ĉiam pli forte suferas pro malfacilaj vivkondiĉoj. Multaj laborkapablaj junuloj vagadas de strato al strato serĉante laboron en severa malvarmo kaj malsato, sed trovi laboron fariĝas ĉiam pli malfacile.

Por akiri ĝustan salajron por sia laboro kaj trankvilon por vivado ni virinoj devas postuli la saman salajron kiel viroj en ĉiuspeca laboro kaj batali kontraŭ terura ekspluatado fare de kapitalistoj.

H. Mijake.

Diversaĵoj

Iom pri eklezio en Sovetio

Laŭ lasta statistiko en Sovetio ekzistas pli ol 50 000 preĝejoj. La pastraro kalkulas en siaj vicoj 350 000 personojn, la monaĥaro — 120 000, la eklezia aktivularo — 500 000. Da sektanoj ekzistas en Sovetio 6 milionoj. Interalie la laboro de la ateistoj estas sufiĉe malforta kompare kun la laboro de la eklezio, kio sekvigas la fakton, ke ĉiujare la eklezio konstruas dekojn da novaj preĝejoj, anstataŭ la fermitaj.

Ĉi supran statistikon mi prenis el la “Sciigoj” (Izvestija). Mi dubas, ke ĝi estas vera, ĉar dube estas, ke ĉiu preĝejo havas sep pastrojn!

(13 794) Sovetio.

Alkoholuloj kaj idaro

De unu drinkema virino, naskita en la jaro 1800 en Prusio, vivis dum la jaro 1893 ankoraŭ 834 idoj, el kiuj 181 estis publikulinoj, 142 almozuloj, 76 krimeguloj kaj 40 troviĝis en malriĉulejoj! Por tiu ĉi virino kaj ŝia idaro la prusa ŝtato devis pagi al arestejoj, kiel subvenciojn ktp. kvin milionojn da markoj.

Laŭ “Volksgesundheit” (Popola sano) trad. H. Otto (3349).

— paĝo 6 —

266 SENNACIULO

DISKUTEJO

Ĉu ni bezonas Programon?

SAT jam ekzistas de 1921. Senprograme ĝi disvolviĝis kaj la “infano” tute normale kaj bone marŝas. Kiel gvidlinioj por nia agado ĝis nun sufiĉis la Statuto kaj kongresrezolucioj. Malgraŭ tio ke SAT senprograme bone progresis, kelkaj K-doj opinias necese starigi programon. Kion oni celas kaj intencas atingi per tio? Ĉu oni kredas, ke SAT poste pli bone progresos? Ĉu ĉiuj Gek-doj agos laŭ akceptita programo? Kiuj kredas tion, tiuj tute ignoras faktojn. Nenia programo aŭ statuto, eĉ la plej ideala utilos laŭdezire, se multe da membroj estas sendisciplinaj. Ne vortoj malvivaj progresigas movadon nian, sed oferema, bonspirita K-daro batalema.

Estas fakto, ke grandega parto da SAT-membroj tute ne interesiĝas pri programo. Alia parto ne aprobas ĝin laŭ nuna formo. Do povus okazi, ke la poruloj sukcesos trudi sian tendencon al la programo. Ĉu oni kredas, ke tio estus por la bono de nia Asocio? Certe ne! Verki programon, kiu eĉ kontentigos la plimulton, estas vere malfacilaĵo. Oni konsideru! SAT konsistas el diversaj partianoj. Ĉiu partio havas sian propran programon. Konsekvence la SAT-programo devos enhavi nenion, kio kontraŭas koncernajn partiprogramojn. Starigi tian programon ŝajnas al mi neebla, ĉar ni jam sufiĉe spertis la luktadon de la tendencoj partiaj. Estas tre malfacile verki programon por unu sola partio kaj jen temas starigi programon por kelktendencaj partianoj, kiuj politike iras malsamajn vojojn. Ĉu mi ne pravas dirante, ke ĉiuj — almenaŭ la plimulto — unue obeas sian partion? Se ni kreos eĉ la plej belan SAT-programon, kiu ne konformas la partiprogramojn, kion tia programo utilos?

Ĉu la projektita programo rajtigas supran vidpunkton? Certe ne. Ĝi entenas frazojn, kiuj pekas kontraŭ niaj partiprogramoj. Nek la socialdemokrata, nek la komunista partioj postulas eksiĝon el la eklezio. Se oni postulus tion, ambaŭ devus eksigi multajn anojn, gvidantojn kaj gvidatojn. Do, se oni trudus ateismon al SAT, oni barus la vojon al nia movado, ĉar multe da anoj el la menciitaj partioj estas rigardataj kiel klaskonsciaj. Kaj en SAT mem? Ni devus eksigi sufiĉe grandan parton el nuna membraro. Plue, ĉu trudi sennaciismon al SAT, kiam tre malmulte da SAT-membroj indas sin nomi sennaciuloj? Estus tute malsaĝe. Ni simple permesu, ke oni propagandu sennaciismon kaj la konsciaj sennaciuloj propagandu esp-on kaj sennaciismon en siaj partioj, se tio estas ebla. Ni ne estu trudemaj kaj evitu eĉ konfliktetojn kun niaj partioj kaj lab. organizoj. Konfliktoj certe okazos, se oni akceptus la projektitan programon tia, kia ĝi nun estas aŭ oni ne ĝin respektos. La rimarkoj de la Direkcio sin bazas sur faktoj; oni devas fermi la okulojn por ne vidi tion. Mi citu nur unu: Antaŭ kelkaj jaroj la Socialdemokrata partio de Germanio malpermesis al siaj anoj anecon ĉe SAT, ĉar nia Asocio aniĝis al I. L. H. (Internacia Laborista Helpo). Ĝi opiniis tiun ĉi organizon komunisttendenca. Multaj K-doj tiutempe eksiĝis el SAT, ĉar ili sentis la devon obei al sia partio. Trafan argumenton por la neceso de programo mi ne jam legis nek aŭdis. Sed ĉu kelkiuj ne opinias veninta la tempon forigi el SAT al ili neoportunajn K-dojn? Ĉu la tendenco, kiu provis sin trudi jam en Praha, Kassel ktp. volas efektivigi sian planon? Hodiaŭ estas ĝojige konstati, ke la trudemo de iuj partifanatikuloj ne povis malhelpi marŝadon de SAT. Ja, SAT progresis malgraŭ ties trudemo. Estas dezirinde, ke ankaŭ ĉi foje tiu trudemo ne haltigu nek pereigu nian organizon. La SAT-anaro estu avertata! Gvidlinioj por nia agado estu la SAT-statuto, la broŝuroj “For la Neŭtralismon!” “La Laborista Esperantismo”, kiuj estas kvazaŭ programoj, sed neniel devigaj por ĉiuj. Oni povas rigardi la problemon el ĉiuj flankoj, kaj oni ne trovos pli bonan solvon ol tiun, kiun aplikis ĝis [?] nun la SAT-gvidantaro. For programon, kiu povas enkonduki nur malpacon en niaj vicoj!

Senheredigito (77).

Ni ricevis jenan leteron:

Al Redakcio de “Sennaciulo”

La konsideron de K-do Suferanto (2978), en “S-ulo” n-o 232 pri tio, ke “SAT jam havas en sia statuto § 1-an, kiu ebligas al anoj de ĉiuj klasbatalaj organizoj aliĝi al SAT”, — plene akceptas la sovetiaj SAT-anoj — membroj de certa politika partio, respondecaj pri la tuta Sovetia Esp-movado.

Tiu konsidero konformas al nia vidpunkto, esprimita jam pli frue en “Pri programo kaj pri senprogrameco” (“S-ulo” n-o 222): “Ni ne insistas, ke estu fiksitaj iuj politike sociaj celoj ekster tiuj, kiuj troviĝas en la statuto de SAT kaj en la menso de ĉiu SAT-ano.”

Sed ni devas samtempe malkonsenti kun la rezonado de K-do Suferanto pri “teoriemuloj, kiuj kaŭzas intermalpacigon”.

La Programkomisiono — laŭ komisio de SAT kaj konforme al siaj konvinkoj kaj povoj ellaboris la “Programon”.

Tuj ĉe la komenco de la diskuto ni konstatis, ke ni opinias tian Programon ne necesa; kaj sendube la saman konstaton la kritikantoj estus povintaj fari ne entreprenante iun larĝan teorian studon pri la aktualaj taskoj de la klasbatalaj laboristoj-esperantistoj.

Do pri la “teoriemado” en plej bona okazo kulpas la ambaŭ flankoj — la Program-aŭtoroj kaj ĝiaj kritikintoj.

Nia-opinie la kulpo de Direkcio estas eĉ pli grava, ĉar ĝi ja devas per siaj agoj kaj sia pozicio doni la ĝustan direkton al la tuta SAT-laboro kaj eĉ al la diskutado, se ĝi fariĝas neevitebla.

Efektive, pli valoras la praktika laboro ol tiaj — laŭnome “teoriaj kaj historiaj esploroj”. Tion ni vidas ankaŭ en la fakto, ke la “teorie tre diskutebla” verko de K-do E. Lanti — “Laborista Esperantismo” — jam naskis samajn resonojn, kiel la kritiko de la “Programo”.

Plej bone estos, se ĉesiginte la dikutadon pri Programo, ni efektive plu ne provos trudi al SAT iujn soci-politikajn tendencojn ekster tiuj, kiujn enhavas la § 1-a de la statuto.

Tio cetere ne signifas, ke ni ne povas akcepti iun programon pri la Lingvo Internacia kaj pri la praktika agado de SAT.

Tiaj specialaj — ne socie — politikaj programoj estus por ni certe tre valoraj.

Kun salutoj kamaradaj

E. Drezen.

Moskvo, 18. 3. 1929.

Ni detenos nin respondi al ĉi tiu letero kaj faros nur simplan rimarkon: se ni aplikus la konsilon de K-do Drezen kaj ĉesigus la diskutadon komencitan, kaj ne de ni iniciatitan¹, ne publikigante lian leteron, la aŭtoro kredeble estus la unua, kiu protestus. Ni do preferas liveri al K-do Drezen novan okazon, por ke publike li kritiku la Direkcion. Cetere oni ĉiam povas trovi okazojn…

Ni opinias, ke diskutado, kiu plivigligas la intelektan vivon en SAT, devigante K-dojn pripensi kaj kompari diversajn tezojn, ne estas malutila: tute male. Tio estas ĝuste unu el la praktikaj taskoj de SAT. Kio malutilus al nia movado, estus, se oni volus trudi al la tuta SAT-anaro iun ajn el la defenditaj tezoj. Al tio la Direkcio ĉiam kontraŭis.

Rilate “programon pri lingvo internacia”, ni ankaŭ konsentas, ke oni diskutu ĝin sur la paĝoj de “S-ulo”. Pri ĝia akcepto estas alia afero. Ni tuj rimarkigos, ke neniam SAT disiĝis de la neŭtrala esp. movado sur la lingva kampo. Sekve tia programo devus esti submetata por akcepto al la Lingva Komitato, al tiu cetere K-do Drezen apartenas, kaj ne al SAT, kiu ne estas la jure kompetenta organo por decidi pri lingvaj aferoj. Ni aldonu, ke pri origino, evoluo, rolo kaj estonto de lingvoj ekzistas diversaj skoloj, kiuj inter si ne interkonsentas. Sur tiu kampo la fakuloj baraktas inter diversaj hipotezoj. Sekve estus tute malsaĝe postuli, ke SAT alprenu ian ajn decidon pri demando, kiu staras ekster ĝia kompetenteco.

Direkcio de SAT.

Konscia batalkunularo aŭ… kazerno?

Leginte la artikolon de K-do B. Eidelmann en “S-ulo” de 21. marto, mi deziras fari kelkajn rimarkojn, ne pri la temo mem, sed pri la metodoj kaj la ĝenerala spirito aperantaj en tiu artikolo.

K-do Lanti publikigis broŝuron por esprimi siajn ideojn. Tio estis sendube lia rajto. Ankaŭ K-do Eidelmann rajtas kritiki la opiniojn, kiujn li juĝas maltrafaj aŭ eraraj. La tribuno de “S-ulo” estas sufiĉe vasta kaj la SAT-anaro devas esti

¹ La Gvidantaro de SAT ja ne iniciatis la starigon de programo; tion scias tre bone K-do Drezen mem.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 267

sufiĉe tolerema por aŭskulti ĉies penson, sufiĉe juĝkapabla por ĝin akcepti aŭ malakcepti post propra pripensado.

Sed treege mi miras, legante en la polemiko de K-do Eidelmann la frazon: “Oni devas voki Lanti’n al ordo.”

Kiu estas “oni”? Mi dezirus koni tiun misteran superulon rajtantan “voki al ordo”. Al mi ŝajnas, ke K-do Eidelmann maldistingas SAT kaj kazernon. Se ia parto el la SAT-anaro aprobas aŭ admiras personan diktatorecon, la grandega plejmulto el la SAT-anoj certe kondamnas la diktatorecon de iu ajn sur la SAT-anaro. Tian tonon oni kutimas aŭdi en kazernoj, kie la superuloj, ĝenerale tre stultaj kaj regantaj ne per cerba supereco, sed per supera nombro da galonoj, povas permesi al si trudi siajn opinion kaj volon al la malsuperuloj.

Sed en SAT, feliĉege, la demokratia volo de la SAT-anaro estas ankoraŭ leĝo, kaj tiu volo de la plejmulto deziras lasi al ĉiuj anoj la liberecon esprimi sian penson, se ĝi ne kontraŭas la fundamenton de nia organizo.

“Voki al ordo” kaj postuli, ke “deflankiĝanto” “konfesu” kaj “forjuru” siajn ideajn pekojn, povas esti kutimo en eklezioj, mezepokaj kaj eĉ modernaj. Sed la konscia laboristaro neniam akceptos tiajn metodojn…

Ankaŭ insultoj (“malhonesteco” riproĉita al K-do Lanti) estas uzataj nur en kazernoj kaj de kazernspiritanoj, sed ili malhavas konvinkan forton…

Lucien Révo.

PRI RUSLANDA ŜIPARO

“Pasinton — — ne revenigos.”

Tiu proverbo plej bone aplikiĝas pri ruslanda ŝiparo, kiu dum sia evoluo kiel

[BILDO p.7 | 8,38,34,65] Portreto de maristo kun gasmasko kaj marista ĉapo kun stelo kaj surskribo «…АЛТИЙСКИ…»; subskribo: Ruĝa maristo

unua forjetis dum jarcentoj elportitan sencivitanecon de l’ homo kaj bastonan disciplinon. Nun en Ruĝa ŝiparo ĝi restas nura rememoro kaj povas interesi nin nur kiel historia fakto.

Mi komence turnas atenton al la historio de l’ rusa ŝiparo por montri, en kiaj kondiĉoj troviĝis iamaj rusaj militŝipistoj. Ili iam havis nenian homan rajton. La registaro malsuprenigis la ŝipanojn ĝis stato de besto. Jen faktoj.

En ĉefa bazurbo de cara ŝiparo, en Sebastopolo, al militŝipanoj estis malpermesate promenadi sur la dekstra flanko de ĉefstrato. Eniron al ĉemara bulvardo ornamis jena anonco: “Eniro malpermesita por militŝipanoj kaj hundoj”. Estis malpermesata vizito al kinejoj, teatroj kaj legejoj. Legado de libroj ankaŭ estis malpermesata al ili, sed vizitadon al amuzejoj, restoracioj ktp. oni aprobis. La oficiraro ĉie progresigis la antagonismon inter soldatoj kaj ŝipanoj. La cititaj faktoj povas dokumenti pri infera vivo de militŝipanoj.

La politiko de l’ caraj oficiroj estis direktita por paralizi revolucian movadon inter ŝipanoj, sed tiu lasta tamen progresis malgraŭ kontraŭagoj. Militŝipanoj de l’ cara ŝiparo ne povis toleri tian senrajtan staton. Ne unufoje ili komencis ribelojn kaj oferis por pli bona estonta vivo de l’ K-doj sian propran vivon. Multe da ili mortis en la batalo por pli bela estonto: dum ribeloj de l’ krozŝipo “Oĉakov” kaj kirasŝipo “Potjemkin” en jaroj 1905/06; dum februaro ĝis oktobro 1917. Pereis miloj da maristoj.

Post 1917 la situacio de l’ soldatoj kaj ŝipanoj ŝanĝiĝis, kaj ili ricevis plenajn homajn rajtojn. La Soveta Konstitucio deklaris pri rajtoj de Ruĝaj ŝipanoj kaj Ruĝaj armeanoj: “Ili elektos sovetojn kaj ili povas esti tien elektataj.” Ili ricevis plenan liberon viziti ĉiujn socikulturajn instituciojn kiel kinejojn, teatrojn, klubojn ktp. senpage.

Nun ne estas unu kazerno, kie ne ekzistus klubo, en kiu ruĝmaristoj mem okazigas kunvenojn, spektaklojn ktp. Vespere en klubaj legejoj ili povas legi laboristajn gazetojn kaj librojn. En kluboj fondiĝis diversaj rondetoj: politikaj, dramaj, ĥoraj, kontraŭreligiaj, fremdlingvaj, esperantaj k. a. Tiele la kluboj estiĝas kulturejo por politika edukado al ruĝarmeanoj kaj ŝipanoj. En ĉiuj kazernoj kaj ŝipoj ekzistas Lenin-anguloj kiel kulturaj bazejoj inter amaso por klerigo de l’ ŝipanoj. Jenaj nombroj montras kreskadon de Lenin-anguloj ĉe la ŝiparo: 1924 — 3352, 1925 — 4954, 1926 — 5348, 1927 — 5891. Tie funkcias ankaŭ diversaj rondetoj kiel en kluboj.

Sur fundamento de kamaradeca kuniĝo de komandantaro kun ruĝarmeanoj kaj ruĝŝipanoj ekzistas armeo kaj ŝiparo. Je 23. februaro pasis 11 jaroj depost fondo de l’ unua tutmonda civitana laborist-kamparana armeo.

Papin S. V., militŝipano (13 308).

[REKLAMO p.7] En katenoj de la maljusteco. Virina Krestomatieto. 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

Ŝparmovado en Sovetio

Gravegan signifon ludas progresado de ŝparmovado en Sovetio. Nia registaro ĉiujare aperigas ŝtatgajnan prunton por 200—500 milionoj da rubloj. Ĉiu laborulo, vilaĝano volonte aĉetadas iom da obligacioj, bone komprenante, ke estas necese, eĉ estas sankta devo helpi al ĝenerala industriigo de la lando. Posedanto de la obligacio partoprenas ĉiujare je la kvar “gajnokazoj” kaj povas hazarde ekgajni ĝis 10 000 rubloj. Krom tio li ricevas ĝis 10% da rento (ŝparkaso donas 8—9%). Ŝparkasoj en USSR atingas la samajn celojn kaj havas grandan aŭtoritaton inter laboristaro. Fundamenta celo de nia ŝparkaso estas unuflanke doni eblecon al loĝantaro racie ŝpari siajn monsumojn liberajn, almenaŭ provizore, en ŝparkaso kaj per

[BILDO p.7 | 64,31,90,55] Foto de reklam-ekspozicio en ŝparkaso: afiŝoj kaj vitrino kun reklamaĵoj, kvar viroj sidantaj kaj starantaj ĉirkaŭe; subskribo: Reklam-ekspozicio de ŝparkaso en Arĥangelsk. (Maldekstr. K-do Erjuĥin [9682], librotenisto ĉe ŝparkaso)

tio asekuri monon kontraŭ diversaj akcidentoj kaj malraciaj elspezoj kaj plenumi pli racimaniere ĉiujn etajn montranspagojn en persona mastrumo; aliflanke — utiligi la provizore liberajn resumojn por mastrumnecesaĵoj de la lando, por havi eblecon kontentigi sufiĉkvante bezonojn de la tuta loĝantaro.

Agitvorto de ĉiuj sociaj organizoj estas: ĉiu laborulo devas havi ŝparlibreton kaj ĉiun liberan moneron necese doni prunte al ŝtato. Ja etaj disigitaj moneroj faras grandan kapitalon. La progresadon de l’ ŝparmovado en Sovetio montras jena skemo de dinamiko ĉe la ŝparkasoj:

Funkciado de ŝparkasoj en USSR dum la periodo j. 1923—1928.

Jaro Nombro da deponantoj Saldo je fino de l’ jaro en miloj Nombro da ŝparkasoj
1922/23 59 703 1 771,6 357
1923/24 537 402 11 247,5 4 544
1924/25 817 735 33 493,4 7 362
1925/26 1 315 053 90 468,4 11 982
1926/27 2 217 013 186 445,2 14 418
1927/28 3 826 936 314 833 15 620
1. 1. 1929 4 076 834 353 557 16 376

A. Erjuĥin (9682)¹, Arĥangelsk.

¹ Peto al tradukantoj: Okaze de apero de l’ artikolo en enlandaj revuoj bonvolu sendi al la aŭtoro 1 ekz.

— paĝo 8 —

268 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Pri la SAT-Vortaro

Estas neeble respondi letere al ĉiuj demandoj, kiujn oni direktas al ni pri la Vortaro. Tial ni uzas la gazeton por komuniki jenon:

Kiam ni iniciatis la entreprenon, neniu paĝo de manuskripto estis verkita. Kaj por kontrakti kun verkontoj, necesis, ke ni havu la certecon pri ricevo de sufiĉe granda sumo. Kiam ni akiris la certecon pri la financa sukceso de l’ entrepreno, la verkantoj ekkomencis la laboron. Sed ĉiu fakulo bone scias, ke tia tasko estas tre grava, tre delikata kaj malfacila. Komence necesis trovi laborplanon kaj labormetodon por ebligi la dividon de la laboro inter la kvar verkantojn kaj la kontroladon de la Direkcio. Slipoj, manuskriptoj, presprovaĵoj devas pasi plurfoje tra la manoj de la kunlaborantaro. Sekve oni povas facile prezenti al si, ke la verkado ne povas progresi rapidege.

Ni tamen povas hodiaŭ komuniki, ke jam estas presita la teksto, kiu rilatas al la literoj A, B, C, Ĉ k D. Oni povas esperi, ke la volumo estos finpresita antaŭ la fino de l’ jaro.

Por ke la interesatoj povu jam konatiĝi kun la verko, ni presigis specimenajn paĝojn, kiujn ni sendas al ĉiu petinto.

* * *

Komence la Kolektivo ial deziris labori anonime, kaj pro tio ni ne konigis ĝis nun la nomojn de la aŭtoroj. Hodiaŭ ili rezignas anonimecon, tial ni povas kontentigi la scivolemon de multaj, sciigante, ke la ĉefverkanto estas profesoro E. Grosjean-Maupin, direktoro de la Sekcio “Komuna Vortaro” en la Esperantista Akademio; kaj la aliaj kunlaborantoj estas profesoro G. Waringhien, s-roj Esselin kaj S. Grenkamp, ĉiuj L. K.-anoj.

* * *

La K-doj, kiuj jam mendis kaj antaŭpagis la vortaron, devos iom pacienci; sed ili certe ne bedaŭros ĉe la ricevo de valora verko por prezo tre modera kaj kiu certe ne povos esti tenata post la apero de l’ volumo. Kiuj jam ne ankoraŭ mendis, tiuj do havos profiton ne prokrasti kaj antaŭpagi.

Direkcio de SAT.

Formato de la verko: 14×20 cm. Prezo: broŝurite 6 mk. g., kartonite; 7 mk. g.

[REKLAMO p.8] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.

9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

5. Listoj de aliĝintoj

198 Arthur Birke, Leipzig, Germ. 16 199 Johanna Birke, Leipzig, Germ. 4 913 200 Jan Perhak, České-Budějovice, Ĉeĥoslovakio 13 394 201 Kurt Lier, Leipzig 7613 202 A. Graller, Gradenberg, Aŭstrio 7 599 203 R. Schmidt, Falkenstein, Germ. 13 842 204 Fr. Mittermayer, Linz, Aŭstrio 6 075 205 Hans Honeder, Linz a. D. 10 046 206 Paul Köckeritz, Dresden, Germ. 77 207 Willi Blüher, Radeberg, Germ. 4 970 208 Erwin Gierth, Kleinwolmsdorf, Germanio 13 510 209 Ant. Messmer, Frankfurt, Germ. 94 210 Karl Lachmann, Zittau, Germ. 13 623 211 Max Schade, Strehla, Germanio 2 697 212 A. Mildner, Cunnersdorf, Germ. 13 546 213 Fritz Kunze, Einsiedel, Germ. 7 809 214 Fritz Hergesell, Görlitz, Germ. 5 320 215 Paul Gottschling, Görlitz 294 216 Josef Gottwald, Görlitz 10 930 217 Ida Pusch, Görlitz 13 585 218 Albert Lehns, Dresden, Germ. 10 245 219 Herm. Birkmann, Leipzig, Germ. 3 053 220 Walter Nestroy, Altona, Germ. 3 787 221 R. Pippig, Reichenbach, Germ. 11 060 222 Willy Köpfert, Radeberg, Germ. 8 200 223 Georg Wienhold, Radeberg 13 511 224 Otto Hauschild, Zeitz, Germ. 6 717 225 Fritz Naumann, Zeitz 5 673 226 H. Wotschke, Dresden, Germ. 745 227 Walter Dähne, Dresden 7 173 228 Kurt Häser, Dresden 10 719 229 Willy Reinicke, Dresden 7 172 230 Wilhelm Neumann, Dresden 4 386 231 Marta Boxhammer, Dresden 4 010 232 Alfred Socka, Dresden 12 725 233 Alfred Thomas, Dresden 8 075 234 Richard Muth, Dresden 7 637 235 Herbert Klinger, Dresden 9 229 236 Erich Kuhnert, Dresden 8 478 237 Erich Haseloff, Dresden 5 827 238 Kurt Eulitz, Dresden 11 315 239 Hermann Brückner, Dresden 11 312 240 Erich Büttner, Dresden 7 176 241 Otto Bruder, Halle, Germanio 6 150 242 Oskar Preusser, Halle 7 861 243 Paul Gedai, Halle 494 244 Otto Berger, Halle 2 262 245 Luise Wiedemann, Halle 11 365 246 Josef Pech, Plzen, Ĉeĥoslovakio 4 983 247 Maty Němec, Plzen 9 938 248 Frautisek [?] Sykra, Plzen 14 381 249 Jaroslav Pelcmann, Plzen 14 382 250 Internaciano 13 387 251 Herm. Ickler, Kassel, Germanio 11 840 252 Harold Ceeney, London 12 979 253 B. N. Stefanov, Viŝne-Dolgoje, Sovetio 7 876 254 Bazilio Ĉerniŝov, Tiflis, Sovetio 5 395 255 Mikaelo Vail, Kiev, Sovetio 5 656 256 Israelo Carovski, Kiev, Sovetio 8 744 257 Simon Mkrtiĉjan, Tiflis, Sovetio 4 257 258 Efim Flejs, Semipalatinsk, Sov. 224 259 Ivan Bespalov, Krasnodar, Sov. 9 361 260 Aug. Neumeyer, Wien, Aŭstrio 13 570 261 Martin Otto, Chemnitz, Germ. 1 666 262 Jules Urlick, Bruxelles, Belgio 10 049 263 Willy Semmler, Jena, Germanio 6 875 264 K. Glöckl, Nürnberg, Germanio 4 955 265 Ickler, Kassel, Germanio 266 Robert Wehner, Leipzig, Germ. 8 250 267 Fritz Kramer, Lunzenau, Germ. 8 453

Donacoj

Jan Perhak-České-Budějovice 4.— mk. g.; Glöckl, Nürnberg 1.— mk. g.

Mi ne eraris

(Mia respondo al ĉiuj salutintoj min okaze de mia 25-jara literatura jubileo)

Karaj geamikoj — konataj kaj nekonataj, sovetiaj kaj eksterlandaj, revoluciaj organizoj kaj redakcioj de revoluciaj nacilingvaj kaj esperantaj gazetoj kaj ĵurnaloj, ĉiuj salutintoj min okaze de mia 25-jara literatura jubileo, akceptu mian koran dankon por viaj honoraj salutoj kaj bondeziroj. Bedaŭrinde mia treega okupateco ne donas al mi eblon respondi al ĉiu salutinto aparte. Tial mi petas kontentiĝi per tiu ĉi mia komuna respondodanko. Mi sincere konfesas, ke la salutaro ricevita al mia jubilea festo, estis por mi tute neatendita internacia elmontrado de simpatio fare de mia sennacieca legantaro, disĵetita sur la tuta terglobo — loĝejo de l’ homaro. La ricevitaj salutleteroj eĉ el landoj tre malproksimaj atestis, ke 1. dank’ al esperanto miaj verkoj estas legataj ĉie, kie ajn troviĝas laboristoj-esperantistoj; 2. ke mi havas sufiĉan legantaron simpatiantan al mia idealaro, esprimata en miaj verkoj kaj ke miaj ideoj trovas varman resonon en la koroj kaj cerboj de mia laborista legantaro, kaj 3. ke dank’ al esperanto mi trovis vojon al nacilingva legantaro, ĉar multaj SAT-anoj plenumis sian devon kaj nacilingvigis kaj nacilingvigas miajn verkojn. Nun jam evidentas, ke elektinte “artefaritan” lingvon esperanto por mia kreado, mi ne eraris, de ĉiuj vidpunktoj ne eraris. Kiel estas konate, mi ne serĉis materian rekompencon. Ĝi efektive malestas. Sed morale mi estas rekompencata pli ol mi atendis. En la lingvo esperanto mem mi trovis plej perfektan esprimilon de miaj ideoj, pensoj kaj sentoj. Ĝojo de kreado en tiu ĉi mirinda logika, belsona kaj esprimriĉa lingvo plenigis per neesprimeblaj ĝuoj multajn miajn vivtagojn. Mi tutkore bedaŭras mian verkistan frataron, al kiu restas fremda tiu ĉi ĝojo kaj ĝuo. Mi havas eblon kaj devon publike konstati, ke la kreado en esperanto ekflugiligas mian animon.

Al ĉiuj min salutintoj mi respondas: Solene mi promesas adi la vojon, kiun mi ekiris, ĝis la malbenita morto fermos miajn okulojn. Ĉiuj vi sciu, ke ekster la vicoj de la batalanta proletaro mi ne havas kaj ne povas havi lokon sur la tero. Esperanto, kiel interkomprenilo de l’ tutmonda proletaro, estas unu el la gravegaj liberigiloj de l’ laborista klaso. Jen kial la plua kreado en tiu ĉi lingvo kaj socia plej aktiva agado por la disvastigado de esperanto inter plej vastaj laboristaj amasoj estas mia ĝoja plenumenda devo. Tiujn ĉi liniojn mi petus konigi al ĉiuj miaj legantoj kaj al nacilingvaj verkistoj, kiuj ne kuraĝas imiti mian vojon… kaj plenumi sian proletklasan devon. Kun sennacieca saluto

E. Izgur.

[REKLAMO p.8] Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 269

INTER NI

Mi ricevis jenan leteron: “Vi argumentis logike en via artikoleto pri la morto de nia K-do Neĝam Mohamed. Sed vi forgesis tre atentindan punkton. Niaj K-doj el la grupo “Ĉiam antaŭen!” diris, ke la araboj estas pli ekspluatataj ol la eŭropanoj. Ĉu vi neas tiun fakton? Kaj se ne, kial vi malatentas ĝin en via rezonado?”

Mi ne neas la fakton kaj mi volonte ĝin priparoletos hodiaŭ. Kiel kutime, mi ne eldiros kaprompajn argumentojn. Mi simple rakontos al vi anekdoton.

Kiam mi venis el mia provinco Parizon kaj provis tie per mia metio akiri vivrimedojn, mi dungiĝis ĉe mastro, kiu okupis nur du metilernantojn. Li tuj ekvidis, ke mi estas malsperta provincano, kiu tute ne konas kutimojn kaj labortarifojn de granda urbo. Li bonuzis la okazon por pagi al mi malaltan salajron kaj eĉ trudi, ke mi laboru kiel en mia provinco 12 horojn ĉiutage kaj plie 6 horojn dimanĉe matene. Tiam mi ne sciis pri ekzisto de sindikatoj, mi eĉ emis kredi, ke la mastro favoras min, bonvolante doni al mi laboron. Kaj tiel dum kelkaj monatoj pasis mia vivo. Iun tagon, ĉe gastejo mi renkontis aliajn sammetianojn, kiuj demandis min pri mia salajro ktp. Aŭdinte mian respondon, ili insultis min; malbenis kaj minacis bati en la vizaĝon, tial ke mi laboras por salajro pli malalta ol tiu difinita de la sindikato.

— Jen tiaj fiprovincanoj venas Parizon kaj per sia stulteco kaj neorganiziteco ĝenas nian batalon kontraŭ la mastroj. For! for malbenindaj kamparanaĉoj! . . .

Kvankam tia akcepto ŝajnis al mi iom kruda, mi penis klarigi, ke mi volonte sindikatiĝos kaj postulos al la mastro la sindikatan tarifon. Tiel okazis kaj finfine mi akiris la parizan civitanecon, se mi tiel povas diri.

Nu, ĉu estus preferinde, ke mi reiru en mian provincon kaj tie agitu por ĝia sendependeco? . . .

Ĝenerale la koloniaj laboristoj estas ja pli ekspluatataj ol la laboristoj el la metropolo. Sed ne per batalo por nacia liberiĝo ili plibonigos sian sorton, sed per unuiĝo kun la sammetianoj el la tuta mondo por liberigi sin el sub la kapitalista ekspluatado. Unuvorte por proleto la klasbatalo estas la sole racia kaj profitdona. Kaj se la laboristoj el la metropolo bone komprenos siajn proprajn interesojn, ili klopodos helpi siajn malsamrasajn kamaradojn, instigante ilin organiziĝi kaj klaskonsciiĝi.

La ekspluatantoj tute ne atentas la naciecon de la ekspluatatoj, sed celas nur trovi laborforton por kiel eble malplej alta prezo. Kaj se ie proletoj ne estas postulemaj, sufiĉe bone organizitaj, tia stato reefikas malhelpe alien, kie laboristoj energie klasbatalas.

La tekniko unuecigas la mondon. Bedaŭrinde la spiritostato de la homoj tre malfruas rilate tiun procezon. Anstataŭ rigardi antaŭen, al la Novo, la homoj emas rigardi malantaŭen, al la malnovo. Ili restas apartiĝemaj, tradiciemaj, naciemaj. Laŭ mi, ĉiu agado, kiu celas konservi la malnovan ideologian superstrukturon, estas simple reakcia . . .

Sed eble mi eraras, kaj se homoj anstataŭ klasbatali volas nepre nacibatali, nu, mi ne intencas kontraŭstari al tio. La nacibatalemuloj almenaŭ konsentu, ke mi ne partoprenu en tia kontraŭflua naĝado.

E. L.


ANTAŬKONGRESO EN REGENSBURG

La kongresvizitantoj ne preterlasu la viziton de la Antaŭkongreso en Regensburg. Regensburg estas unu el la plej antikvaj urboj de Germanujo. Jam antaŭ Kristo oni legas pri ĝi. Ĝi estas eksa fortikaĵo de la Romanoj, ĉe riverego Danubo kun belega haveno. Vidindaĵoj abundas. Nur kelkajn ni nomu: Walhalla (Valhalo) estas konstruego farita tute el marmoro, 365 ŝtupoj kondukas al ĝi. La plafono estas ornamita per platenaj steloj. La “Befreiungshalle” (Liberiga domo — sed ne por la proletaro!) estas ankaŭ marmora konstruego sur konusforma monto ĉe la Danubo. La “Ŝtona Ponto” estas konstruita en jaro 1135. La ĉefkatedralo stariĝis en la 12-a jarcento. Ĉiujn vidindaĵojn nomi tute ne eblas. La Gek-doj estas petataj aĉeti bileton nur ĝis Regensburg, ĉar de tie ni veturos kune. Je societa veturo minimume devas partopreni 20 Gek-doj, por ke ni ricevu rabaton de 25%. La prezo tiuokaze estas por rapidvagonaro 14,10 mk. g., por mezrapida vagonaro 10,30 mk. g. Ni forveturos sabaton je la 10-a h. kaj alvenos je la 17-a h. en Leipzig.

La vizitantoj de nia Antaŭkongreso ricevos senkostajn loĝejojn kaj manĝaĵon. Nia kunveno komenciĝos la 1-an de aŭgusto.

Por ke ni estu informitaj pri la nombro da partoprenontoj, ni petas, ke la Gek-doj sin anoncu ĉe K-do Johann Alzinger, Regensburg-Stadtamhof, Hauptstrasse 16, II. La adresojn skribu tre legeble.

Kiu deziras prospekton de la urbo, mendu ĉe supra adreso.

Gek-doj vizitu tre multnombre nian Antaŭkongreson, por ke ni tre efike povu propagandi por nia proleta afero, por esperanto. Via devizo estu: “Veturonte Leipzigon ni vizitu la Antaŭkongreson en Regensburg.”

SAT-ano 7537.


Korektoj

En la rubriko Diskutejo de la n-o 235, en la unua kolono, deka linio, de malsupre, oni devas aldoni la partikulon ne post la vorto esp-o. Manko de tiu vorteto tute kripligas la signifon de la frazo.

En la dua kolono ĉe la dekkvara linio, de supre, devas esti ĝiaj anstataŭ “iliaj”.


LEIPZIG

ATENTU FERVOJISTOJ!

Dum la kongreso en Leipzig la loka fervojista sindikato aranĝos grandan publikan fervojistan kunvenon. La sindikato esperas, ke eksterlandaj kaj aliaj esp-istoj subtenas nian entreprenon per parolado pri deĵor-cirkonstancoj, organizaj aferoj. En tiu ĉi kunveno ĉiu havos okazon paroli antaŭ la Leipzigaj fervojistoj; la paroladoj estos tradukataj.

Se vi havos okazon viziti nin, venu, ni volas montri al la fervojistaro kaj al la estraro nian interkomprenilon. Preparu mallongajn paroladojn pri deĵorcirkonstancoj ktp., manuskripte aŭ alimaniere.

Eksterlandaj fervojistoj direktas demandojn, informojn ktp. al K-do Häckel, SAT-ano 1162. Germanlingvanoj direktas demandojn, informojn ktp. al la loka fervojista sindikato: Leipzig C 1, Volkshaus.


KONGRES-FOTO-AMATOROJ

Dum la kongresoj en Lyon kaj Göteborg ĉeestis multaj Gek-doj kun fotoaparatoj. Ili ofte laboris “kaptante” per siaj aparatoj grupojn de kongresantoj kaj bildojn de urba vivo kaj pejzaĝo. Tamen multaj Gek-doj ne povis poste havigi al si kopiojn de tiuj ĉi ŝatataj memoraĵoj, ĉar ne ekzistis “centrejo”, kiu povis disponi pri ili kaj doni informojn. Tial mi proponas al ĉiuj fotintoj, ke ili kunportu al Leipzig — al nia 9-a — siajn negativojn kaj po unu kopio, por ke interesuloj havu okazon aĉeti kopiojn. K-doj, kiuj ne povos partopreni la kongreson en Leipzig, sed havas negativojn pri iu el la pasintaj SAT-kongresoj bonvolu zorgi, ke tiuj negativoj venu ĉu per alia K-do, ĉu per poŝto al Leipzig dum la kongresa tempo.

Lumbildparoladoj!

Kelkfoje jam turnis sin K-doj al mi pro materialo por lumbildparoladoj, ĉu en esp-o pri niaj kongresoj, ĉu pri esp-o en nacia lingvo kaj kun celo utiligi bildojn pri niaj kongresoj. Bedaŭre mi ne povis helpi al ili. Tial, Gek-doj, zorgu, ke viaj negativoj estu dum la kongresa tempo en Leipzig kaj permesu al mi ilin kunpreni al mia hejmo, por ke mi povu kompili per ili lumbildmaterialon kaj lumbildparoladon, kiun poste ne nur mi, sed vi ĉiuj povus utiligi.

Konrad Deubler, Arcis-str. 48, II r. München 13.


[REKLAMO p.9] BONA OKAZO por varbi novajn abonantojn! La venonta n-o (238) estas la UNUAMAJA N-O DE “S-ULO” (kun belaj ilustroj kaj i. a. artikolo pri la Sidejo de SAT). Disvendu ĝin inter ne-abonantoj kaj invitu samtempe por abono . . . Ni liveras ĉiusemajne 12-PAĜAN NUMERON bele ilustritan; sed — por kovri niajn elspezojn, ni bezonas pli da abonantoj. Tial, Gek-doj, NE LACIĜU, VARBU!

— paĝo 10 —

270 — SENNACIULO

Jarkunveno de Brita Laborista Esperanto-Asocio (BLEA)

La BLEA, kvankam laŭ normo de alilandaj organizoj esperantaj ne grandega, tamen estas sufiĉe forta por veki la intereson de Anglio pri sia afero. La Jarkunveno de BLEA okazis en Halifax. La novaj oficuloj estas preskaŭ unuvoĉe elektitaj kaj kiel prezidanto daŭras funkcii K-do Mark Starr. Sekretario estas K-do C. W. Spiller kiu dum lasta jaro anstataŭis K-don Flower. Gazetservanto estas K-dino Startup k K-doj Sulsky k Atkinson havos la devon prizorgi la bilancon k librojn de la Asocio. Pri la Komitato oni longe diskutis k ĉar metiĝas antaŭ la membroj nova grupa sistemo laŭ distriktoj, oni prokrastis la elekton ĝis estos organizitaj la novaj distriktoj.

Por la interrilatoj inter SAT k BLEA ni elektis nian K-dinon Startup kiel peranton. Pro forvojaĝo de K-doj k vizitoj alilanden la Komitato estis iom kripligita dum la pasinta jaro, sed nun la nova Kom. espereble estos pli granda kaj pli kapabla daŭrigi la laboron ol estis eble lastjare. Du someraj studkursoj okazis dum pasinta jaro k la nombro da ĉeestantoj estis sufiĉe granda, la diskutoj k studoj tre interesaj.

[BILDO p.10 | 34,22,69,47] Grupfoto de ĉirkaŭ dudek kongresanoj, viroj kaj virinoj, starantaj sur ŝtupoj antaŭ konstruaĵo; meze flago kun stelo, antaŭe ili tenas grandan ŝildon kun la literoj «BLEA». Subskribo: «BLEA-Jarkunveno ĉe Halifax.»

Rilatoj kun SAT daŭras amike. Preskaŭ ĉiu BLEA-ano estas SAT-ano k la dum lasta SAT-Kongreso proponita sistemo de interrilatoj estis aprobata, ne sen diskutado. En Anglio BLEA estis kaj estos sendube granda ilo en la kreskigado de SAT-anaro k ni esperas, ke la du Asocioj povos daŭre kunlabori.

Pro nia bona financsituacio kaj atendata kreskonta anaro ni diskutis la eblon eldoni anglalingvan gazeton. Alia grava punkto estis la decido organizi novajn distriktajn grupojn. La graflandoj de Derbyshire, Lancashire kaj Yorkshire estos laŭ venonta decido organizataj je du distriktgrupoj. Lancashire nuntempe revekiĝas k bezonas viglan esp. propagandon.

Post tiu decido oni elektis por la Kom. unu membron el ĉiu nuntempa grupo. La distriktaj grupoj elektos siajn proprajn oficulojn. Nia Gazet-laboro bone funkciis dum la lasta jaro k de lasta aŭgusto pli ol okdek novaj lernantoj partoprenis ĉe la “Daily Herald”-esp. studkurso. Kelkaj estas jam BLEA-anoj k la aliaj estas skribe k parole alvokotaj. Artikoloj aperis en la plejparto de nia lab. gazetaro k lastjare esp. rubriko en la angla “Laboristino” komencis aperi sub BLEA-gvidado.

La Lab. Ligo de Instruistoj, kvankam ne aligita al BLEA, laboras komune kun ni. Nur manko da mono en tiu ĉi nova organizo malebligas pli fortan subtenadon al BLEA. K-do Stay gvidas la Ligon k aliaj BLEA-anoj estas ankaŭ liganoj. BLEA havas nuntempe grupan k individuan anaron de 162 membrojn, tio signifas 30-elcentan pligrandigon kompare al antaŭa jaro.

Pri la aranĝoj oni devas danki al la Halifax’a grupo pro la sindonema laboro, kiun bezonis la preparado por nia plene sukcesa konferenco. La ekspozicio estis de unuranga kvalito k BLEA esprimas al la organizoj alilandaj, kiuj sendis al ni materialon, plenkoran dankon. Se vi scias, kiom tiu bonvola ago helpos al ni, pli firme starigi la lab. esp. movadon en Anglio, vi tute konsentus, ke nia kara interligilo estas de netaksebla valoro. Al Sovetio k Latvio ni precipe ŝuldas dankon. La lab. esp. movado de Germanio montris al ni, pere de siaj afiŝoj k flugfolioj efikaj, la vojon al sukceso en Anglio. Dankon al ĉiuj k al la anglaj K-doj, kiuj unufoje devis atendi, ĝis oni trovis manĝaĵon, tute bonhumore, mi premas la manon.

Ekspozicio k koncerto bone sukcesis k la Halifax’a lab. urbestro venis por diri bonvenigajn vortojn. De la sindikatoj ni ricevis subtenon moralan k de la sendependa lab. partio ni ricevis multajn bonfarojn, kiuj faciligis la mastrumadon de la tuta afero. Al K-do Veness estas ŝuldata la danko de la anaro pro lia sperta k bonvola prezidanteco.

Korinna (Halifax).

Raporto komisiita de la Plenum-Komitato.


SAT-ANOJ PERSEKUTATAJ EN SOFIO

La 21. marto en Sofio estas arestita K-do S. Petrov, administranto de “Balkana Laboristo”. Samtempe estis arestataj pli ol 30 personoj, akuzitaj, ke ili estas membroj de neleĝa komunista partio. Ĉiuj arestitoj estis akrege batataj en la polic-direkcio por “konfesi” ion kaj por perfidi aliajn personojn. K-do S. Petrov estis arestata nur pro tio, ke li estas esp-isto. Sep tagojn li estis en la arestejo sen lito kaj kovriloj, sen manĝo — nur panon kaj akvon li ricevis — sed batoj kompreneble estis. Oni demandis lin pri “Balkana laboristo” kaj pri ĝiaj kunlaborantoj, pri SAT kaj “ĝiaj rilatoj al la III. Internacio”, pri la SAT-anoj el Sofio ktp. Ĉiu komprenas, por kio servus ĉi tiuj informoj al la polico.


TRA LA MOVADO

(Kroniko)

GERMANIO. Laŭ statistiko aperinta en “Arb. Esperantist” aperis dum 1928 en la lab. gazetaro germania proks. 830 priesp. k 330 peresper. artikoloj. El tiu nombro 626 artik. aperis en soc.-demokr., 362 en komunistaj, 14 en sindikataj, la resto en ceteraj (plejparte burĝaj) gazetoj. Krome aperis en kelkaj gazetoj esp. kursoj. — Ruhr-regiono-Vestfalio. 3. 3. okazis en Herne distriktkunveno de LEA kun 50 p. La grupraportoj ne estis tre kontentigaj. Preskaŭ ĉie oni povis konstati halton en la movado. La kom. gazetaro de l’ regiono aperigas dufoje semajne esp-angulon (en esp-o). Pentekoste okazos renkontiĝo kun la rejnlandaj K-doj proksime de Langenberg. Proksima distr. konferenco okazos 1. 9. en Dortmund. — Gleiwitz (Supra Silezio). Bonsukcesa propaganda festo 2. 2. kun ekspozicio; la unua elpaŝo de l’ lokaj esp-istoj por konigi esp-on al la laboristaro. — SOVETIO. Kremenĉug. Nun ekfunkciis jenaj rondetoj: 1. ĉe junpioniroj de tabakfabriko (gvid. pionirino Zeitman), 2. ĉe komjunuloj de lignosegejoj de “Ukr.-lignotrusto”, 15. p., gvid. K-dino Kolĉinskaja, 3. ĉe servo de fervoja gardistaro 2 rond., 40 p., gvid. K-do Radoĉin, 4. ĉe 2-a fervoja laborlernejo, 70 lern. gvid. K-do Pamin, 5. ĉe klubo Bolŝevik (komjunula grupo Intern. Edukado), lernado k informiĝo pri la movado, interligo; gvid. K-do Semjonov. 6. Esp. Parolejo por perfektiĝo ĉe sama klubo (Semjonov). — Dum memortage de Pariza Komuno okazis ekspozicio de intern. koresp. Oficiala organizanto: loka kom. de IRH. Materialo de esp-istoj. K-do Izgur publike raportis.

Al la K-dinoj tutmondaj! La Frata Unuiĝo de la virinoj kontraŭ milito organizas sian duan nacian kongreson 21. aprilo en Parizo. Ĉi okaze la organizo petas ĉiujn alilandajn virinojn kontraŭmilitajn saluti la kongreson por pruvi, ke esp-o ludas ankaŭ gravan rolon inter virinoj batalantaj kontraŭ milito. Sendu la leterojn al jena adreso: K-dino Jeanne Bulland, 43, rue de Simplon, Paris 18. — (5362.)

Ĉe la neŭtraluloj

En Ŝanhajo (Ĉinio) depost lasta somero esp-o estis enkondukata kiel deviga leciono en Nacia Labora Universitato en Kiangvan. Kurso ĉe studentoj de ĝia mezlernejo. Kurso ĉe Ŝanhaja Koresponda Biblioteko (10 p.). Lecionoj ĉe supera k vespera klasoj de Fu-jen lernejo. En Kanton post longa penado esp. biblioteko estis inaŭgurata. Por ĝi estis donacataj proks. 6000 dolaroj. En Sŭatoŭ [?] fondiĝis loka grupo, kiu gvidis kelkajn kursojn. La loka taggazeto donis kolonon por esp-o ĉiusemajne. En la virina mezlernejo okazas esp. lecionoj, same en Unua urblernejo k Jan-cen lernejo.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 271

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

La Dépêche, Troyes, 22. 3., Nia infankolonio (231); Leipz. Volksztg., 16. 3., La minaco de Hindio (226); Politiken, Stokh., 23. 3., Du mortovortoj (227), eĉ kun desegnaĵeto; Anastvac (Sendiulo), Erivan, n-o 4, Polico de dio; Avangard, Erivan, n-o 62, Esp. en Ĉinio.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 21. 3.; Arbetet, Malmö, 6. 3., 13. 3. (kurso); Der Deutsche Eisenb., Berlin, 17. 3.

Pri la SAT-kongreso raportis:

Freier Zupfer, Magdeburg, marto.

Peresper. materialon enpresis:

Travail, Lyon, 23. 3.; L’Humanité, Metz, 14. 3., 21. 3.


Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.


NIA POŜTO

11 220. — Ni ne povas enmeti senpage tiajn alvokojn por korespondado. Por “Jun. Pĝ.” same kiel por “S-ulo” taŭgas nur informoj, raportoj. Loko absolute mankas por tiaj longaj agitleteroj, kian vi sendis por virinoj.

10 099. — Principe jes; nur post ricevo de l’ unua manuskripto ni povos firme respondi. La versaĵo ne estas presmatura (ritmo ne flua k glata).

Masonisto. Jes; parte.

13 794. — Bedaŭrinde enmeti vian leteron ni ne povas.

13 906. — Interesa por sveda publiko, sed ne por “S-ulo”, kies legantaro estas tutmonda.

11 071. — Tiajn alvokojn por korespondado ni enmetas nur kontraŭ pago.

2401. — Trovos respondon en la specimenaj paĝoj de la vortaro aldonotaj al “S-ulo”.

13 059. — Jes, ni ricevis vian “Tagon”. Aperos siavice. La nova artikolo aperos nur en okazo de bezono. — Red.

Dempeo-proleto. Ni dankas al vi pro la informoj, sed vi sendube bone komprenos, ke ni ne povas enmeti… — E. L.

O. Rivkin. — K-do Gavrilov transsendis vian mendon, sed sen via adreso. Tuj sciigu ĝin al ni.

Kostenko. — Pakaĵo de kovertoj revenis. Oni ne enlasis ĝin.

10 277. — Via rekomendita pakaĵo revenis, kiel jam dirite. La afranko estas forĵetita.

Tyminski. — De ni “P. E.” ne ricevis ĉi tiun libron. Verŝajne 2 zl. estas preseraro.

4789. — Via anonco dufoje kostas entute 14,50 mk. aŭ 7,25 rubl.

8137. — Jes ni konsentas.

Al kelkaj. — “Prologo”-n ni nur povas sendi, kiam ni mem havas ĝin en Leipzig.

Adm.


NEKROLOGO

SAT-anaro funebre eksciu pri la morto de agema kaj sindona

K-do Emilo Aerny (13386)

Lausanne

mortigita de malsano en lia 44-a vivjaro.


KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakton, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

— Juna K-do dez. koresp. kun samaĝuloj. Adr.: Hubert Reinisch, Grazbachgasse, 11/1, Graz.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Vaŝas Karas, Laborista Societo Esperantista, Peklo, Plzen, deziras koresp. pri lab. vivo kĉl., L, PI.

K-do Emilo Chudoba, Stonava, Silezio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, PM, bfl., esp-aĵoj. Malakceptas PI, kiuj ne estas bildflanke afrankitaj.

K-dino Marie Máchová (studentino), Vrchlicka str. 14, Plzen, tre dankas ĉ. gekorespondantojn k petas pardonon pro neebleco al ĉiuj respondi.

ESTONIO

K-do Joh. Temmer, Vaama 26.—2. Tartu, dez. koresp. kun ofset- kaj ŝtonpresistoj pri profesiaj demandoj kĉl.

GERMANIO

Filatelistoj! Sendu 25 aŭ pli P. M. k mi sendos duoblan nombron. Adr.: K. Bomblat, Dürerstr. 2, Königsberg i. Pr.

K-do A. Schweinzger (rapidmartelforĝisto), Böhlerstahlwerk, Düsseldorf-Oberkassel, dez. koresp. kun samprofesianoj el ĉl.

K-do Rudolf Dost, Kemtau i. Erzgb. Nr. 24 b, dez. koresp. kun ŝtrumpfaristoj el ĉl. pri laborkondiĉoj k ekonom. situacioj. Resp. garantiata.

Filatelistoj! Mi dez. interŝ. k koresp. kĉl. Resp. garantiata. Skribu baldaŭ! Adr.: K-do Rudolf Pfützner, Karlsruher Str. 21/1, Dresden-A. 27.

K-do L. Wiedemann, Gartenstr. 1, Passendorf b. Halle a. d. S., dez. salutleterojn el ĉl. por la 1-a de majo.

Adresŝanĝo. — K-do Oskar Harnisch, Bielastr. 13, Ehrenberg b. Leipzig, ankaŭ dez. interŝ. PM, PI, bfl.

ALVOKO!

Nov-Jorka ĵurnalo komunista aranĝas koresp-adon por siaj legantoj kun rusaj Gek-doj. Ni, Nov-Jorkaj SAT-anoj, petas rusajn Gek-dojn skribi al la Redakcio esperantlingve k peti koresp-adon kun Usonaj Gek-doj. Vi ricevos resp. k certe akcelos nian propagandon.

Skribu amase al: “Daily Worker”, 26—28 Union Square, New York (USA).

K-doj Martin Dehner, Sülzengasse 2, k Hans Haag, Stadtgraben, 7, Rothenburg o. d. T., Bavario (dekoracipentristoj), dez. koresp. pri profesiaj temoj kĉl., L, PK.

K-do Rudi Naumann, Wartburgstr. 31, Dresden-A. 19, dez. koresp. kĉl., krom Sovetio.

HISPANIO

K-do José Gimeno, Gavin, 11/4, Zaragoza, dez. koresp. pri muzeaj pentraĵoj, PI. Resp. certe.

NEDERLANDO

K-do H. W. Sierema (tramisto), Jan. van Galenstraat, 259/2, Amsterdam (W), dez. koresp. kĉl., precipe pri deĵorkondiĉoj k organizformoj. Nepre resp.

— Miksita ĥoro petas informojn por havigi al si partiturojn esperantajn. Adr.: K-do J. W. J. Benjamin, Rhijnvis Feithstr. 5, A. 3, Amsterdam (W).

RUMANIO

K-do Ludoviko Werlein, Calea Saguna, 11, Arad, dez. koresp. kĉl., precipe kun Oriento.

SOVETIO

K-dino K. Tertiŝnikova (19 j.), str. R. Luksemburg, 17, Kremenĉug, koresp. kĉl., precipe kun edukistoj pri pedag. temoj. Resp. garantiata.

K-dino V. Gojĥman (19 j.), str. R. Luksemburg, 17, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl., precipe kun edukistoj pri pedag. temoj. Resp. garantiata.

K-do S. Milĉenko, Novo-Aleksandrovstr. 13, kv. 1, Kremenĉug, koresp. kĉl. pri muziko, serurista metio, L, PK.

K-do I. Palkin (kooperativ-laboranto), Mitnaja, 52/54, kv. 19, Moskvo-26, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.

K-dino Nikolaeva, Niĵnij Taganskij tupik, 9, kv. 1, Moskvo, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do B. Slobodĉikov (20 j.), ul. Spartakovskaja, 18, kv. 3, Moskvo-66, dez. koresp. kĉl., L, PI. Resp. garant.

K-do A. V. Zaĥarov, P. O. Kjappeselga, Karelio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Nepre resp.

K-do G. Fedorov, Internacionalnaja, 4, Rodniki, Iv.-Vozn. gub., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do V. Palmov, Kazarma, kom. 41, Rodniki, Iv.-Vozn. gub., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.

— paĝo 12 —

272 — SENNACIULO

K-do V. Vjaĉeslav Kalaŝnikov, Gruzinskij per. 6 kv. 6, Niĵni-Novgorod, invitas ĉl. Gek-dojn por daŭra koresp-ado pri vivo de geoficistoj, pri IRH k Liberpensa movadoj por siaj gekursanoj. Resp. garantiata. Skribu multnombre!

— Esp. instruista rondeto, Kremenĉug, Budinok Osviti, dez. koresp. kĉl., prec. pri profes. temoj, L, PK., gaz. Resp. garantiata.

— 25 aktiv. proletinoj, Kremenĉug, “Ĵen. Otdjel”, dez. koresp. kĉl. proletinoj pri polit. demandoj, virina vivo, emancipa batalo. Interŝ. L, PK, il. gaz. Resp. garantiata.

K-do Vl. Poponin, Belie Doma, 32, kv. 3, Kramatorskaja, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.

K-dino Z. Ŝiŝkina, Smolenskij bul. 57, Zvoteĥniĉeskii institut, Moskvo, dez. interŝ. per PI nacilingvaj gaz. k ĵurn.

K-do A. Ŝevelev, Mestkom. Glavniĥ, Barnaul, dez. interŝ. L, PK, pri ĝardenlaboro, bird- k kuniklobredado. Certe resp.

K-do Josefo Musil, str. Komunalna, 2, Barnaul, interŝ. PI k interesiĝas pri arto, laborvivo k batalo. Resp. garant.

K-do Ivan Rubcev, “Verjovoĉnik”, str. Zagorodna, 14, Barnaul, dez. daŭre koresp. pri ĉ. lab. temoj kĉl., L, PK, PI, gaz.

K-do Paŭlo Lonjuŝkiss, “Verjovoĉnik”, Barnaul, dez. koresp. serioze pri ĉ. temoj kĉl., L, PK, gaz., ĵurn., kolektive k individue.

K-do Jefimov, Zavkom, Leszavod, 13, Barnaul, dez. koresp. L, PK, PI, kĉl. pri lab. vivo, batalo, strikoj, partia k sindikata vivo. Resp. garantiata.

— K-doj skribu pri IRH k demandu nin. Resp. garantiata. Adr.: Kostroma, Gorrajkom MOPR (Urbkomitato de IRH), peranto, V. Lakomkin.

— 2 j. belaj knabinoj (17 j.), deziras interŝ. PI, fotojn, L, PK kun eksterl. junularo k lernantaro pri ĉ. t. Resp. garant. Adr.: K-dinoj R. Jevzikova k N. Gulajeva, str. Korolenko, 1-a, Sovŝkola, Barnaul.

— Unuamajan salutleteron bonvolu skribi al klubo de ligilistoj. Same sendu materialon: L, PK, PI, fotojn, gaz., afiŝojn, insignojn ktp. por esp. ekspozicio. Adr.: Leningrad, ul. Gercena, 61, Klubo “Podbelskij” Esp. Rondeto (SAT-7579).

— Kelkaj esp-istoj dez. koresp. pri revolucia movado, lab. vivo k sociaj problemoj. Adr.: Penza, poĉta, Grupo de esperantistoj.

K-do Voldemaro Bobrov, N. Moĥovaja, 3, Smolensk, invitas siajn malnovajn koresp-antojn renovigi koresp-adon k serĉi novajn el ĉl., pri div. temoj.

Agr. A. Romanjuk, Andruszowka, Berdiczewsk. okr., Ukrainio, interŝ. L, PK, PI, PM, kĉl.

SVEDIO

Eŭropaj filatelistoj atentu! K-do Adolf Johanson, Atervändsgränd, 9, Hälsingborg, dez. interŝ. PM laŭ la katalogo de Yvert.


HOMIO — Gek-doj! kluboj k gazetoj! kiu volas korespondi kun mondvojaĝisto pri ĉiuj interesaj temoj? Skribu al: Biró Erno, Adm. de “S-ulo”, Colmstr. 1, Leipzig O 27


SENPAGE ricevi, dum 3—6 monatoj, ĉiu povas laŭ deziro ian ĵurnalon: S-ulo, NEP, IPR, AIZ, Bultenon de SEU aŭ VOKS ktp., sendante ĉiumonate interes. L, artikoleton kun ilustroj pri vivmaniero, edukado, laborado, sociagado de lab. junuloj por gazeto “Juna Teksisto” al K-do V. Makarin, Zelenaja, 17, Ivanovo-Voznesensk (USSR).


Por 1-a de majo

sendu multnombre salutlet. kun fotoj de amaskunvenoj ktp. Tiaj let. estos presataj en gaz. k tralegataj dum familivesperoj ĉe kluboj. Resp. garantiata. — Gubfako de SEU, ul. K. Marks, 70, Ivanovo-Voznesensk (USSR).


Laboristaj korespondantoj! Gelaboristoj el tutmondo!

La 1-an de majo ni aranĝas en klubo de gazetaro letervesperon. Sendu senprokraste div. esp.-aĵojn, revoluciajn eldonaĵojn, leterojn pri vivo k batalo de lab. korespondantoj k gelaboristoj.

Helpu al ni propagandi esp-on inter gazetlaborantoj.

Adr.: Rostov (Don), Poŝta kesto 82, Esperantista Komitato (Sovetio).


Fervojistoj

Ĉu vi jam sendis salutl. de viaj sindikatoj, grupoj ktp. al fervojistaro kaj murgazetoj de Samaro-Zlatousta fervojo okaze de 1. 5. k tago de gazetaro (5. 5.)? Adresu: USSR, Samara, Raboĉaja, 39, loĝejo 1, al B. Jeleznjakov (5583).


[REKLAMO p.12] “Japana teo fungo” liveras tre sanigan senalkoholan fermentvinon. Uzebla por ĉiuspeca herbo kaj teo eĉ kun ajlo, laŭ la bezono. Kun rusa teo ĝi gustas kiel bona vino. Prezo laŭ grando kaj distanco de ½ ĝis 2 dol. inkl. afranko. Peras J. Strasser, WIEN 6, Kasernengasse 20, III/16. Nur kontraŭ antaŭpago!


☆ GRANDA NIĴNI-NOVGOROD

[BILDO p.12 | 42,59,66,68] Desegnaĵo de kremla turo kun murego, dekstre de la titolo «GRANDA NIĴNI-NOVGOROD».

Kanavino, “Ruĝa Etna”

Metallaboristoj de “Ruĝa Etna”, havantaj propran presorganon “Fajrero de Ruĝa Etna” (antaŭnelonge murgazeto) deziras partopreni internacian korespondadon kolektivan kaj individuan pri kulturaj, IRH liberpensaj, virinaj, politikaj, sportaj kaj aliaj demandoj. Adreso: Klubo je nomo de M. I. Kalinin, Esperanta rondeto, Kanavino, “Ruĝa Etna”, Niĵnij-Novgorod. USSR.


[REKLAMO p.12] Internacional-stenografio en ĉiuj lingvoj. Gvidilo por Esperanto 1 mk. g. + 10% sendkostoj. Gvidilo en aliaj lingvoj. Instituto de Internacionalstenografio Duisburg, Friedensstrasse 79, Germ.


La 1-an de majo

en internacia tago de proleta solidareco, okazos 2-a Konferenco de Nord-Kaŭkazlandaj esp-istoj k 1-a Konferenco de esp-istoj fervojistoj. — Sendu esperantaĵojn, revoluciajn eldonaĵojn por la ekspozicio k salutleterojn por entuziasmigi la partoprenantojn de la Konferenco.

Adr.: Nord-Kaŭkazlanda Esp.-Komitato kaj Oficejo de esp-istoj fervojistoj, Rostov-Don, Poŝta kesto 82, Sovetio.


ENHAVO:

paĝo
La meĥanika epoko kaj la homa feliĉo 261—62
Problemoj el Ameriko 262
Kiel riĉaj estas la laboristoj usonaj 263
Tomas Meabe 263—64
La sekvoj de sendependiĝo 264—65
Kelkaj vortoj pri la virina problemo 264
La ĉefstacidomo en Leipzig 265
Salajro de laboristinoj en Japanio 265
Diversaĵoj 265
Diskutejo 266
Pri ruslanda ŝiparo 267
Ŝparmovado en Sovetio 267
Tra Esperantio 268—71
Korespondado — Anoncoj 271—72

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 238, 25-a de aprilo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 238 — APERAS SEMAJNE — 25. Aprilo 1929

[BILDO p.1 | 41,4,52,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

UNUA DE MAJO

La Unua de Majo estas tago de festa rigardo pri akiritaj pozicioj kaj pri akirotaj de la laborista klaso. Ĝi ankaŭ estas voko al nova batalo. La amasoj da proletoj dissemitaj sur la tuta terglobo, kiuj sub komuna signo, por komunaj bataldevizoj kunvenas kaj manifestacias en la unua maja tago, estas vivaj atestantoj pri la ekzisto de maljusto, subpremo, klasdiferencoj en la mondo kaj ankaŭ pri la volo forigi tiun hontindan staton.

Ni havas la kredon al la estonta liberiĝo. Ni estas konvinkitaj, ke la sintezo de ekonomia evoluo en la kapitalisma sociordo kaj konscia volado de subpremataj tavoloj de l’ homaro kondukos al pli altaj vivformoj, al fina nuliĝo de l’ klasoj kaj de ĉiuj antagonismoj inter la homoj. Sed ni ankaŭ vidas pli ol iam en la nuna tempo nekonfirmitaj la optimismajn supozojn pri rapida antaŭenirado de la laborista movado, kiujn oni ofte povis renkonti en la eldiroj de gvidantoj. Ni konstatas, ke faŝismo kaj eklezio anstataŭ malfortiĝi kaj disfali antaŭ la elementoj de l’ Novo, akiris, precipe dum la lasta tempo, atentindajn poziciojn, kiuj signifas seriozan minacon por la laborista klaso.

Ne sufiĉas do en tiu tago de l’ internacia proletaro aranĝi festprogramojn, eldiri solenajn parolojn, kontentiĝi per amasa procesio. Ne sufiĉas ankaŭ, jure [?] rekonfirmi batal-promeson en rondo de kunbatalantoj. Kiom forta ajn estu nia konvinko pri la estonta disfalo de l’ kapitalisma sistemo kune kun ĝiaj apogantoj kaj servistaĉoj, pri la definitiva venko de l’ laborista klaso; ni ne forgesu, ke nia arda entuziasmo povas ludi rolon nur de agitilo, agilo, movilo, kiu antaŭenpuŝas. Sed ĝi ne povas esti direktilo, kiu gvidas niajn agojn. Malvarmsange ni devas esplori en nia tago de festo la situacion de la tutmonda proleta klaso. Ni devas demandi nin, ĉu ununure la ekonomia situacio estas kulpa pri la malrapida disvolviĝo de niaj fortoj, malrapida plenumiĝo de niaj esperoj. La ekonomia situacio aktuala ja estas karakterizata per ĝenerala plifortiĝo de la kapitalistaj fortoj post la serioza skuiĝo de l’ reganta sistemo kaŭze de la granda milito kaj la post-

[BILDO p.1 | 28,47,63,70] Ksilografaĵo subskribita «Dorothy Owen»: du laboristoj kun kaskedoj kaj pioĉoj sur la ŝultroj, malantaŭ ili alta fabrika konstruaĵo, kamentuboj kaj fervojaj vagonoj.

militaj jaroj. Tiun refortiĝon unuj nomas relativa stabiliĝo de l’ kapitalismo, aliaj transkonduko de la kapitalisma socimastrumo en socialisman. Ni ne volas komenti fakton nek fari konkludojn. Sed ni volas pripensi, kio estus okazinta rilate al la kultura evoluado de l’ laboristoj, se la ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj estus aliaj, se ekzemple en Germanio en aŭtuno 1923 grandaj revoluciaj agoj, subtenataj de potencaj laboristaj amasoj en revolucia situacio, estus sukcesintaj, kaj eble sinsekve en aliaj landoj estus okazintaj sukcesplenaj ribeloj…

Ĉu la kulturaj taskoj tiuokaze estus aliaj ol hodiaŭ por la laboristaj amasoj? Ĉu ne la samaj problemoj ekstarus antaŭ ni por esti solvotaj? Ĉu ne la kulturkleriga laboro inter la amasoj havus la same vastan kampon kiel hodiaŭ? Ekzistas K-doj, kiuj respondos, ke sub la kapitalista jugo ne estas eble sukcese fari kulturklerigan laboron, ke la ekspluatado estas tro granda ktp. Per tiaj argumentoj oni kredas facile malŝarĝi sin de la kleriga kaj eduka taskaro, prokrastante ĝin ĝis “post la revolucio”. Al tiuj K-doj Lenin tre trafe respondis dum komjunulara kongreso, ke “por fariĝi komunisto, necesas esti pliriĉiginta sian memoron per la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro…”

Ke oni povas havigi al si kleron kaj scion jam sub kapitalista reĝimo, montras multaj ekzemploj de laboristoj, kiuj eĉ en plej akraj kapitalistaj kondiĉoj alproprigis al si rimarkindan gradon da klero. Por tion pruvi, ni nur bezonas preni ekzemplojn inter niaj SAT-anoj mem; ni nur bezonas fingromontri al tiu juna japana pres-laboristino, kiu ĉe 12-hora labortago lernis esperanton kaj sendas manuskriptojn preskaŭ senerarajn. Ĉu do ĉe 7-, 8- aŭ 9-hora labortago en plej multaj eŭropaj landoj, ĉe 5-taga laborsemajno en Usono la proletoj ne trovus eblon kulturi sian spiriton? Kie estas volo, tie estas vojo, — diras proverbo ne malprave.

Hodiaŭ ni nur partoprenas la komencojn de proleta eduk-laborado. Formiĝas en la epoko de klasbatalo inter burĝaro kaj proletaro la unuaj rondoj, kiuj konscie klopodas eduki novan homon. La amasaj movadoj en la batalo, strikoj, lokaŭtoj ktp., instigas kaj fortigas la solidarecan senton, kreas ian kolektivecan moralon. Sed kiom embriaj estas tiuj ekmovoj al Novo, ni povas observi ĉiutage: la malbonaj kvalitoj de l’ burĝaro, la malvirtoj de la burĝa klaso infektas multajn proletojn per ambicio, koruptemo, malhonesto, malfidindo k. a. La homo ja estas la produkto de sia medio; li submetiĝas al la influoj, kiuj efikas sur lin depost sia junaĝo. Taŭga edukado povas tamen formi fortkarak-

— paĝo 2 —

274 — SENNACIULO

terajn homojn, kiuj ne lasas sin infekti per la putra burĝa medio. Tiaj homoj estas nepre necesaj por la venko de la proletaro kontraŭ la burĝaro.

Novan medion kreas la proleta komuneco en batalo kaj suferoj. Proleto povas fari edukan laboron ne nur al siaj infanoj, sed ankaŭ al siaj kolegoj. Ni SAT-anoj troviĝas en aparte favora situacio por plenumi kultur-klerigan agadon; kio nin karakterizas, estas la apliko de unueca lingvo, estas la ilo en niaj manoj, kiun ni jam uzis ĝis nun sukcese je la servo de l’ laborista klaso, kaj kiun ni kreskante uzos plue kun pli granda sukceso. Nia tasko en la periodo de l’ klasbatalo inter burĝaro kaj proletaro estas tre klare difinita.

La Unua de Majo, kiu vidas sub ruĝaj standardoj paŝantaj amasojn da laboristoj en tutmondo, kiujn kunigas unu komuna ideo, — ĝi akceptu ankaŭ en la printempa aero niajn kantojn en nova sennacieca lingvo, en esperanto. La kantoj de niaj K-doj, samlingvanoj en ĉiuj terpartoj, sonu potence tra la stratoj kaj memorigu la avangardon de l’ laborista klaso, ke por tutmonde unuiĝi, tutmonde batali, tutmonde venki estas nepre necesa la ellerno kaj praktikado de universala lingvo — de esperanto!

N. Bartelmes.

Por fariĝi komunisto, necesas esti pliriĉiginta sian memoron per la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro. Lenin.

La komunisto, kiu sin glorus esti komunisto simple nur tial ke li havas en la cerbo kelkan kvanton da tute pretigitaj donitoj, ne estinte antaŭe plenuminta la tre seriozan, tre gravan kaj tre malfacilan laboron, kiu konsistas en analizado kaj kritikado de la faktoj, tia komunisto estus certe nebona komunisto. Nenio povus esti pli malutilega ol tia supraja sintenado. Lenin.

(El parolado eldirita ĉe la III-a tutrusa kongreso de la komunista Junularo, 1920.)

[BILDO p.2 | 38,6,92,22] Desegnaĵo: amaso da homaj vizaĝoj de diversaj rasoj; supre maldekstre radioj kaj malgranda figuro, dekstre fabrika konstruaĵo.

MAJA SIMFONIO

En flava ruĝo de la aŭroro,
Sunbanate per varmiga radi’
Turniĝis la Tero.
Kaj la homoj, la bestoj,
Malgrandaj mikrobaj estaĵoj,
Trovis amon kaj rekreiĝon
En la oraj radioj ruĝe, varme brilantaj.
Brunhaŭtuloj kaj flavhaŭtuloj,
Negraj infanoj kaj blankaj viroj el alta nordo
Renkontiĝis sur sia vojo al Suno…
Kaj klinetante svinge la kapojn ili
Ĵetis afablajn rigardojn el luma okul’.
Granda prezentis brakon al eta najbar’,
Kiu dankis kun ĝojo pro l’ milda apogo.
Kaj ĉiuj ili sin turnis al sama la cel’,
Kaj unu l’ alian komprenis, ĉar lingvo
Estis nur unu komuna de unuiĝinta homaro.
Pri la rasa diseco atestis nur sole la haŭto —
Signo pri multvarieco de ŝanĝemkaprica naturo.

Pordegoj malfermiĝis, unu post alia,
Mallumaj nubaj muroj disfalis.
Restis en la profundo malbelaj fantomoj —
El pasintaj jaroj turmentoj kruelaj,
Bruloj, mortigoj, teruraj militoj…

Homaro scianta, rigardu la vojon sentime,
Vidu, per sangaj literoj estas skribita
En molan brulantan vakson,
En vian karnon, vian konscion
Penplena via irado.
Turniĝadu, Tero, turniĝu!
Sub la amemaj radioj de l’ Suno
Marŝadu, Homaro, ekmarŝu,
Kuraĝe penetru estonton!

Maja Tago, unika, glora,
Plenumon ci inspiras al ni
De ĉiuj niaj grandaj esperoj,
Kiam ni paŝas kun kapoj levitaj,
Kun kantoj sur lipoj,
Sub flirtantaj ruĝaj standardoj —
Ribela, liberiga simbolo —
Al Sun’.

Bn.

EN PRINTEMPO

Unuamaja rakonto de Olgin

[BILDO p.2 | 8,81,21,91] Malgranda desegnaĵo: konstruaĵo kun fenestroj, flago kaj barilo.

printempo ekestis, ĝi abundis je floroj, teksis sunradiojn inter ĉielo kaj tero, karesis la mondon per molaj kaj bonodoraj ventetoj — la mondo rejuniĝis. La tero fumis kiel altaro. Molaj nubetoj de tempo al tempo leviĝadis de ĝi, naĝis en lazuran mondspacon kaj disiĝis — kaj el tio la aero fariĝadis pli pura kaj pli klara.

Ora fadenaro tiriĝis de unu mondofino al la alia; nokte sonĝoj ŝvebis en la aero, kantis kaj tiradis la koron. La printempa vento transblovis trans la altan barilon kun la piknajloj, transnaĝis la larĝan grizan korton, enen tra la rustitaj kradoj al ni en la ĉelojn, kaj varmigis la rigidan silenton. La koro ekbatis per nova forto. Ni estis junaj. Nia koro deziregis pro printempo. La penso ĉirkaŭprenis mondojn. Ni volis tien — tien al niaj fratoj, kiuj konstruas la vivon…

Maltrankvila fariĝis la malliberejo. En la silento tiriĝis nevideblaj fadenoj de unu ĉelo al alia. Io febre ŝvebis en la aero. Nokte la mallumo estis plena je silenta kaj obtuza batado, kvazaŭ miloj da malgrandaj marteloj forĝus ion kaŝe: tak-tak-tak!

La Unua de Majo alproksimiĝis. Nia festo! La tago de libero kaj lumo. Ni pretiĝis.

* * *

En la nokto antaŭ la unua de majo Jakob paroladis. Ni ĉiuj staris apud la fenestretoj kaj aŭskultadis. La nokto plenverŝis la ĉielon kaj la teron per unu malhela maro. Silento regis en ĉiuj anguletoj kaj enaŭdiĝis akre, sendorme. Sur la malhelaj ondoj balanciĝis la klaraj kaj puraj sonoj kaj naĝis ien malproksimen.

Jakob paroladis. Lia velura voĉo estis profunda, hela kaj etendiĝis super la malluman korton kaj ĉirkaŭprenis la gigantan konstruon, kiu staris kontraŭflanke. Tie troviĝis la virina malliberejo. Nenia lumo estis en iliaj fenestroj, nenia brueto transportiĝis de tie al ni, sed ni ŝajne aŭdis la spirdetenojn de niaj malliberigitaj fratinoj, vidis, kiel fulmetas en la mallumo iliaj okuloj.

La steloj palpebrumis sur la profunde-lazura ĉielo. La mola nokto ĉirkaŭprenis la malliberejon kaj aŭskultis. Jakob paroladis per sia sentimentala voĉo pri amo, vivo, libero kaj eterna paco; li paroladis en tiu reviga printempa nokto. Ni staris dise, ĉiu en sia ĉelo alpreminte la frunton al la malvarmega fero de la kradoj, kaj momente ŝajnis al ni, ke malaperis la kradoj, malaperis la malliberejo, ne ekzistas plu malliberejoj, ne ekzistas plu katenoj, nek suferoj, nek larmoj kaj doloroj.

Juna estas la tero, luma kaj bela kiel infano frumatene. Ankaŭ la homoj estas junaj kaj plenaj je vivoforto. Ĝojo ŝprucas el la okuloj, ĝojo en la amkantoj, ĝoja estas la laboro, la kreado, la trankvilo. Kaj homfratoj forĝas lumajn pensojn kaj konstruas el ili ŝtupetaron al la ĉielo…

Ni ĉiuj aŭdis. Antaŭ niaj okuloj mirakloj kreiĝis. Meze de la malluma

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 275

LA BELVILOAZ’¹, SIDEJO DE SAT

La Sidejo de SAT troviĝas en impona konstruo de la granda laborista kooperativo “La Belviloaz” en la proleta Pariza urbkvartalo Menilmontan’², fama en la historio de la Pariza laboristaro.

Jam de malproksime la plaĉa, belaspekta konstruo distingiĝas okulfrape el la amaso da unuformaj, grizaĉaj laboristaj domoj. Sed por senti plenan ĝojon pri la unika domego en la strato Boaje’³, necesas koni la historion de ĉi tiu kooperativo, kaj oni komprenos ĝian tutan signifon por la loĝantaro de la densloĝata urbparto montlokita, kiu tenas kiel fortikaĵon en sia koro tiun konstruon, kiu ludas similan rolon kiel sindikata (aŭ popola) domo en germanaj urboj.

[BILDO p.3 | 23,19,73,48] Foto de la plurtaĝa angula konstruaĵo de la kooperativo «La Belviloaz» en strato pavimita, kun kamiono antaŭ ĝi.

Antaŭ pli ol duonjarcento, en jaro 1877, kotizas 18 mekanikistoj kaj 2 botistoj de Menilmontan kaj Belvil’⁴, unuigas pene centon da frankoj kaj malfermas butikon en la strato Anri Ŝevro’⁵. Nur dufoje semajne ilia butiko malfermiĝas, sole vespere post la laboro. Ili dispartigas la malmultajn varojn, kiujn ili povis aĉeti komune. La enspezoj? 111 fk. 90 la unuan vesperon, 35 fk. 60 la duan, sume 147 fk. 50 por la unua semajno. La sekvantan semajnon la enspezoj preskaŭ duobliĝas: 253 fk. 10. Fine de 1877 la suma enspezo estas 14 875 fk. 15.

Ni devas rimarkigi, ke en tiu tempo regis plena reakcio en Francio: la malmultaj opoziciaj ĵurnaloj estas trafataj, oni multobligas la persekutojn sub la plej frivolaj pretekstoj (“disvastigo de trompaj sciigoj, ofendoj al la prezidanto, armeo, pastroj ktp.”). La laborista klaso aliflanke suferas teruran mizeron. Post la franc-germana milito la laboristoj devas pagi la milit-ŝuldojn.

Nu, la kooperistoj ne havas timon. Ili agas. Ili spertas belajn ĝojojn kaj grandajn timojn. Paŝon post paŝo, malgraŭ mil malfaciloj, ili progresas. Terura interna krizo estas venkita. La granda milito plimalrapidigas, sed ne rompas tiun ĉi ardan ekkuron.

Antaŭmilite la negoca spezo atingis 5 milionojn da fk., en 1926/27 ĝi havas spezon de 28 milionoj. Jen la rezulto de 50-jaraj streĉoj.

“Belle” (elp. Bel) ampleksas hodiaŭ ĉ. 40 servojn: 13 spicvendejoj, 9 buĉejoj, 6 porkaĵejoj, 3 tripejoj, 1 magazeno de modaĵoj, ŝuoj kaj mastrum-artikloj, 1 kafejo, 1 restoracio, 1 karbejo, produkt-servoj ktp. En 1928 malfermiĝis granda nova filio ĉe Placo Komba’ (fr.: Combat) — magazenego kun pluraj grandaj montrofenestroj kaj alloga aspekto.

La konstruo en la strato Boaje estas tre vasta. Subtere troviĝas malvarmiga deponejo; en la teretaĝo kafejo kaj aŭtomobilejo, diversaj servoj; la granda salono Ĵan Ĵores (fr.: Jean Jaŭres [?]) estas supre. En flanka parto tute nova troviĝas la salono Lenin. Tiuj salonegoj kaj kelkaj pli malgrandaj, kiel ankaŭ diversaj klubĉambroj, troviĝas je la dispono de laboristaj organizoj. La Lab. Esp. Klubo Pariza kunvenas ĉiusabate en unu el tiuj klubĉambroj, por per societa kunestado kutimigi siajn anojn al uzado de nia lingvo. En la malantaŭa parto ankaŭ troviĝas la ĉambro, kiu apartenas al la infanoj de la kooperistoj. Ili en sia lernej-libera tempo trovas tie prizorgon per vesperaj div. klerigaj kursoj (ankaŭ esp. kurso) kaj estas ĵaŭde kaj dimanĉe promenigataj. La kooperativo ankaŭ posedas belegan infanhejmon en la Marne-valo, kie dum du someraj monatoj la infanoj estas zorgataj kontraŭ modesta pago. Ni ne forgesu paroli pri la biblioteko La Semado kun bela moderna leg-

  1. France: Bellevilloise. 2) Fr.: Ménilmontant. 3. Fr.: Boyer. 4. Fr.: Belleville, urbparto najbara al Menilmontan. 5) Fr.: Henri Chevreau.

korto apud nia malliberejo, fajra kolono leviĝis, kreskis kaj fariĝis pli alta, pli ruĝa kaj pli arda, ŝutis fajrerojn en ĉiujn flankojn, pelis la nokton kaj kuŝigis purpururuĝan rebrilon sur la murojn de la malliberejo…

Jakob paroladis. La granda tago de liberiĝo lumis en liaj sonoraj vortoj — “Venos la granda milito. En fajro kaj flamo la labor-homo kreos la novan mondon. En fajro kaj flamo estos forbruligata la rusto, la ŝimo, la malpuraĵo de l’ vivo. La homa genro deĵetos de siaj flugiloj la plumban ŝarĝon, libera kaj pura eliĝos la kreanta spirito…”

La nokto kuŝis silenta super ni. Simile al lumaj fadenaroj tiriĝis en la mallumo la diroj pri batalo kaj liberiĝo.

* * *

La morgaŭan matenon, la Unuan de Majo, la ĉielo estis klara kaj la suno ridanta, la aero kvazaŭ lavita, kaj sur la muroj de niaj kameroj ludis kaj dancis lumaj kaj malgrandaj sunmakuloj. Je la 10-a horo ni ĉiuj jam estis apud la fenestroj, rigardis en la korton kaj atendis. La koroj sonoris per grandaj sonoriloj. La sango en la vejnoj funkciis pli forte, la festo alvenis. Hodiaŭ ni montros, ke feraj kradoj kaj ŝtalaj seruroj ne povas kateni la homan animon, kiu deziregas al vivo kaj laboro.

Je la 10-a horo la virinoj eliris el sia malliberejo kiel kutime por promeni sur la korto. Al ili oni permesis promeni ne dise, sed eĉ kune, — ĉar la gardistoj ilin ne konsideris tiel danĝeraj kiel nin. Ili ankaŭ ĝuis pli da libereco en la malliberejo mem. Enpromenante la pli malgrandan korton ili ĉiutage preterpasis tre proksime la pordegon, kie ni sidis. Hodiaŭ ili ĉiuj haltis apud niaj fenestroj laŭ antaŭa interkonsento. La du gardistoj ankaŭ haltis konfuzitaj kaj konsternitaj.

El ie oni ekkriis: Kamaradoj! Dum unu sekundo varmega fluo trakuris la tutan malliberejon kaj unuigis nin ĉiujn. Unu volo, unu penso, unuspeca korbatado en cent baritaj apartaj malliberulaj ĉeloj. Unu arda febra decido. Jen la virinoj jam suprenlevis ruĝan standardon. El la ĉelo de Jakob eliĝis kroĉita sur longa bastono dua standardo.

Nia festo…

Voĉoj diskuras… iu granda elŝiras el la multaj malliberejaj fenestretoj amason da ekkrioj kaj ĝin ĵetas rapidforte al la korto. Kaj la krioj miksitaj implikitaj saltas supren, leviĝadas ree kaj ekfrapas je niaj muroj. Kvazaŭ barilego krevus, rivero elŝiriĝus el siaj bordoj kun bruego kaj muĝego. Kaj subite sin levas el la amaso da diversaj krioj kanto bela, kuraĝa kaj brila…

La malliberejo kantas. La tuta malliberejo fariĝis unu granda harpo. El ĉiuj fenestretoj verŝiĝas tonoj, intermiksiĝas kune laŭtaj kun mallaŭtaj, helaj kun malhelaj, ĉiuj voĉoj sin ĉirkaŭprenas kaj flugas malproksimen — en la helan mondospacon de la printempa frumateno. Espero brilas kaj flagras kvazaŭ ĉielarko, kaj kiel la nuboj malantaŭ la ĉielarko oni sentas sub la kuraĝaj akordoj kaŝitan kaj silentan enuon, ian mordeman doloron.

Nia festo en la malliberejo. Nia liberkanto inter la muroj de nia malamiko!

Jen alproksimiĝas la malamiko el ĉiuj

— paĝo 4 —

276 — SENNACIULO

ejo, kie oni trovas ankaŭ esp. literaturon kaj la SAT-organojn. Krome la Belviloaz’ aranĝas koncertojn de propra amatora orkestro, teatro-prezentojn, amuz-vesperojn, klerigajn paroladojn por siaj anoj. —

SAT havas en tiu domo arkivejon kaj ĉiuj skribaĵoj destinitaj por la Plenum-Komitato de SAT alvenas ĉe tiu adreso. Kvankam neniu K-do konstante deĵoras ĉe la ejo, tamen la ĝenerala sekretario de SAT ĉiutage akceptas tie siajn poŝtaĵojn.

Ni opinias, ke SAT devas esti fiera havi sian sidejon en tiu instituto portata de la esperoj kaj klopodoj de celkonsciaj laboristoj. Tiu fakto kvazaŭ simbole esprimas, ke nia Asocio ne deziras izoliĝi, sektiĝi, nek malfideliĝi iel al la historia taskaro de l’ laborista movado, sed ke ĝi sentas sin ero nedisigeble ligita kun la kerno de la proleta klaso.

TAGO DE LABORISTA GAZETARO

Ĉiujare, komencinte de la 5-a de majo 1914, la tutmonda laborista gazetaro festas la 5-an de majo. Kial ĉi tiu tago estas festata? Kia mirinda okazintaĵo memorindigas tiun ĉi tagon? En la jaro 1912 aperis je tiu dato la unua numero de l’ ĉiutaga revolucia ĵurnalo “Pravda” (Vero) en Rusio, ĵurnalo, kiu fariĝis ĉefa, plej serioza, plej severa, plej scienca marksiste, plej aktuala klasbatala organo de la rusa proletaro, kaj post la revolucio en Sovetio — marksisma-leninisma organo, ĉiutage gvidanta spirite laboristajn amasojn de Sovetio al konscieco, al klasbatalemo, al praktika agado sur ĉiuj vojoj de klasa batalo. Post la Oktobra Revolucio tiu ĉi tago estas festata ne nur en tuta Sovetio, sesono de la terglobo, sed en ĉiuj landoj, kie ajn aperas vere revoluciaj organoj. De la tago, kiam aperis la unua numero de “Pravda”, pasis 17 jaroj. Anstataŭ la sola revolucia malgranda gazeteto “Pravda” en la jaro 1912, la laboruloj de USSR disponas nun 556 ĵurnalojn, kiuj aperas en 49 lingvoj de popoloj loĝantaj en Sovetio, kaj inter tiu ĉi nombro ne estas eĉ unu gazeto aŭ ĵurnalo de kontraŭrevolucia enhavo. Soveta gazetaro estas priservata ne nur de fakuloj-ĵurnalistoj, sed ankaŭ de plej vastaj, plej konsciaj laboristaj amasoj. Jen estas mirinda fakto: Sovetan gazetaron subtenas per sia ĉiama kunlaborado armeo da 200 000 laboristaj kaj kamparanaj korespondantoj. Kaj tiu ĉi armeo ĉiam senhalte kreskas. Tiu ĉi fakto ankaŭ atestas pri la granda aktiveco de gelaborularo en lando de sovetoj. La tuta presilaro en lando de konstruiĝanta socialismo troviĝas, kiel ĉiuj produktiloj, en la plena posedo de laborista klaso. Burĝoj-malamikoj de laborista klaso, posedintaj ĝis la revolucio ĉiujn presejojn, litografejojn, literfandejojn, zinkografejojn ktp., estas simple elpelitaj el siaj posedoj. Nun mastrumas la presaferon nur la laborista klaso, kiu gardostaras sur la ideologia fronto kaj ne allasas, ke niaj klasaj malamikoj povu eluzi niajn presejojn por siaj celoj.

Antaŭ nelonge en nia urbo havis lokon jena okazintaĵo: Pastroj ekdeziris presi sian ĵurnalon. Ili sin turnis al tipografio, sed la laboristoj de nia presejo unuvoĉe kaj unuanime rifuzis plenumi la mendon, dirante, ke konsciaj laboristoj ne rajtas morale esti utilaj al la religia propagando, ĉar la religio estas veneno por la popolo.

La tuta eldonkvanto de nia ĵurnalaro estas pli ol 8 milionoj da ekzempleroj, dum ĝis la revolucio ĝi ne estis pli ol 1 500 000 ekzempleroj. Tio atestas pri la granda kaj rapida kulturiĝo, klaskonsciiĝo kaj kleriĝo de vastaj popolamasoj. Sed krom la menciita ĵurnalaro aperas en Sovetio 1300 semajnaj kaj monataj revuoj, kiuj havas eldonkvanton de pli ol 8,5 milionoj da ekzempleroj. Milionoj da libroj kaj broŝuroj estas eldonataj por la klerigaj bezonoj de la popolamasoj.

La konsciecon helpas krei la gazetaro. Jen kial la gvidantaro de laboristaj amasoj en Sovetio plej energie zorgas pri la malkariĝo de l’ gazetoj, pri la pliboniĝo de ilia enhavo, pri la disvastigado de gazetoj inter ĉiuj legkapablaj gelaboruloj.

Nun Sovetio havas plej seriozegajn taskojn: realigi kulturan revolucion, industriigi la landon, kolektivigi la agrikulturan mastrumadon, plialtigi la kulturan nivelon de la virinaro ktp. Sed ĉio tio estas realigebla nur je la kondiĉo, ke en la konstruado de socialismo partoprenos milionoj kaj milionoj da geaktivuloj, se ili partoprenos en la kontrola laboro, en la kritiko de siaj propraj difektoj. Al ĉio tio helpegas soveta laborista gazetaro. Se vi povus tralegi ajnan ekzempleron de soveta gazeto, ĉu ĉefurba, ĉu provinca, vi vidus kaj mirus pri la severeco, per kiu estas elradikigata ĉio malbona el nia socia vivo, kiu bolas per aktiveco kaj energio de amasoj…

E. Izgur (2332).

flankoj! Taĉmento da soldatoj eniris la korton kaj okupis ĝin en tri flankoj. En la koridoro malantaŭ niaj ŝultroj tintas pezaj, laŭtaj paŝoj de multaj homoj. Ie trumpeto fanfaras signalon.

La knabinoj malsupre staras kaj kantas. En la helaj festaj vestoj kun la ruĝaj ligbantoj sur la brusto ili aspektas kvazaŭ vojperdintaj kaj erarvenintaj en la korton el alia viva mondo. La standardo flirtas, la okuloj lumas. Nia kanto laŭtiĝas kaj pliardiĝas. Ankoraŭ unu minuto, ankoraŭ unu malgranda minuto.

Oni jam iras. Pezaj senkompataj paŝoj. Laŭtaj, sekaj ordonvokoj. Jam oni venas.

Ni kantas. Estu kiel ajn. Ĉi tiu minuto apartenas ankoraŭ al ni. Ni sentas, ni batalas — Vivu la festo!

Vivu la luma printempa frumateno!

En la ĉeloj tintas kaj grincas alterne unu post alia la seruroj. La malamiko alestas.

Vivu la festo!

El juda lingvo trad. S. Guterman (10 662).

El mia usona taglibro

Februaro. Aperis libro “Impresoj pri Sovetio” verkita de d-ro J. Dewey (Dui), eminenta usona pedagogo kaj filozofo. Tre favore li raportis pri sia vizito al la sovetiaj lernejoj dum la lasta somero. Li opiniis, ke la nova energio kaj vivo de la lernejo fine forpuŝos la diktatorecon kaj pledas, ke Usono intertraktu komerce kaj intelekte kun USSR.

* * *

Senlaboreco ne ekzistas en tiu ĉi Paradizo de Prospero, ĉar tute mankas statistiko pri ĝi. Sed eĉ la A. F. L. (Amerika Federacio Labora) petas, ke la registaro enketu pri la afero. Certe la ordinara krizo ne kaŭzas senlaborecon tie ĉi, sed tion faras la kreskanta apliko de la maŝino en industrio; ĉiam kaj ĉie teknika progreso anstataŭas la homon. Ekzemple pli ol 130 000 farmlaboristojn anstataŭis 45 000 rikoltmaŝinoj. Nun unu laboristo produktas 32 000 klingojn en la sama tempo, kiun li antaŭe bezonis por produkti 500. Dum la plej lastaj jaroj, la pohora produktado de viro altiĝis de 77 al 3000¹. En la subteraj fervojoj de Nov-Jorko oni uzas “kunpremitan aeron” por fermi la vagonpordojn kaj tiel kvaronigis la nombron da konduktoroj dum la lastaj 10 jaroj, dum la pasaĝeroj plimultiĝis je 50 %. Kien fine iros la eljetita laboristaro? Nun ili iras al novaj industrioj, al la produktado de luksaĵoj, sed eĉ la burĝaj spertuloj komencas dubi, ĉu la industrio povos ensorbi ilin plue.

* * *

Dum vojaĝo en Virginia (suda distrikto en Usono) mi renkontis la tielnomatan Ĝim Kro (angle: Jim Crow)-leĝon. La negro ne rajtas sidi en la sama vagono kun la blankulo. En tramo la negro devas sidi en la posta parto. Li suferas pro aparta malbona lernejo. Bonŝance la linĉado (“lynchings”) ne tiom ofte okazas kiom antaŭe, sed eĉ nun, se famo disvastiĝas, ke negro perfortis blankan virinon aŭ atakis blankan viron, la blankuloj ne atendas silente ĝis la juĝproceso. Ili mem tuj pendigas kaj traboras per kugletoj la akuziton. Eble poste elkovriĝas, ke la mortigito estas tute senkulpa, sed la leĝo ne havas ion plu por diri pri la afero. Laŭleĝe la negro havas egalajn rajtojn en la voĉdonado ktp., sed laŭfakte la egaleco estas nula.

La sudo kaj nordo de Usono komencas unuiĝi, ĉar la industrio kreskas en la sudo, sed eĉ nun pro estintaj militoj

¹ Ĉi tiu kvoto kredeble rilatas ĝenerale al la tuta usona produktado. Laŭ d-ro A. Pirolli, prezidanto de la internacia komerca ĉambro, la aĉetpovo de la 120 milionoj da usonaj loĝantoj superas tiun de 500 milionoj da eŭropanoj kaj estas multe pli granda ol tiu de miliardo da azianoj. — Red.

Nur apenaŭ 300 kongresaliĝoj ĝis meze de aprilo! Tuj aliĝu la kongreson, neniu estu la lasta aliĝinto!

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 277

devas esti apartaj historilernolibroj uzataj en la sudaj lernejoj.

* * *

Vaŝingtono (angle: Washington, ĉefurbo de Usono) certe estas granda urbo konstruita laŭ plano de franco. Sed pli interesa ol la Kapitolo (kie senatoroj ankoraŭ diskutas, ĉu aŭ ne severe puni la homojn, kiuj spite la laŭleĝan malpermeson ankoraŭ trinkas alkoholaĵon), pli alloga ol la grandaj muzeoj kaj libraroj (kie la aeroplano de Lindberg staras tre proksime de la unua flugilo) estis malnova ŝlosilo en la bone konservita hejmo de Georgo Vaŝington. Ĝi estas la ŝlosilo de la franca Bastij’ (france: Bastille), sendita al Usono de Tom Pejn (Paine). Nun Usono denuncas la alilandulon, kiu penas enmiksi sin en usonaj aferoj, sed laŭ letero de Pejn “la ideoj de la Usona Revolucio detruis la murojn de la Bastij”. Ne necesas komenti pri la afero.

* * *

Per la helpo de P e t r o ni komencas esperantan kurson ĉe la Brukŭud (angle: Brookwood)-kolegio. Ankaŭ ĉe alia laborista kolegio Komonŭelth (Commonwealth) funkcias kurso. Eble tiuj ĉi kursoj helpas, por ke denove usonanoj kaj eŭropanoj partoprenu en progreso.

(488)

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

La laborista movado en Hindio

La socia kaj ekonomia situacio en Hindio ne povas esti komparata kun iu ajn eŭropa lando. Tiu ĉi esence agrikultura lando nur antaŭ nelonge malfermiĝis por la industriigo. Sed la laborkondiĉoj por la laboristo terkultura estas tie sufiĉe apartaj. Nur ses monatojn dum jaro li estas okupata pri kamplaboroj. Alitempe li devige dediĉas sian senokupan tempon al artmetiaj laboroj. Bedaŭre por li ĉi lastaj estas mortfrapataj de la moderna industrio. Rezulte liaj enspezoj pli malgrandiĝas; al tio ofte aldoniĝas perdoj pro manko de l’ pasat-ventoj¹. Krome reduktas la luo de kampo aŭ impostoj la malabundajn enspezojn. De tie venas la terura proletmizero apenaŭ imagebla.

Kvankam iom malpli akra, ankaŭ la urblaborista mizerego restas sufiĉe granda. En ŝtonkavoj loĝas tutaj familioj, kaj la patrinoj, kiuj laboras en karbminejoj, estas devigataj kunporti kun si siajn infanetojn.

La plua daŭrado de l’ kastoj, kiuj dividas la laboristojn mem en diversajn hierarkiajn kategoriojn, faras malfacila ĉian socian progreson. Ĉe loĝantaro de 300 000 000 homoj ekzistas 60 milionoj da “netuŝeblaj”², da forĵetitoj el la socio. Vere la industriigo alportas helpon en tiu ĉi situacio, per la fakto, ke la maŝinismo unuigas ĉirkaŭ la sama tasko laboristojn de diversaj rangoj. Ne ekzistas ankoraŭ en Hindio klaskonscio. Tion parte kaŭzas tiu ĉi daŭrado de kastoj kaj manko de ĉia kulturo ĉe la proletaro. La hinda civilizo fakte estis koncentrita ĉe la ezotera kasto de l’ bramanoj. La popolo, ĉiam analfabeta, estis daŭre izole tenata.


Ŝtato konsentas perdi sian “liberecon”!

Kun la dato de l’ 1-a de aprilo la libera ŝtato Valdek (germane: Waldeck) kun loĝantaro de 56 000 personoj kaj areo de 155 kvadrat-kilometroj oficiale aniĝis al Prusio. Parto de la landeto estis aligata jam en 1922 al Prusio. Ĉi lasta prenas la prirespondon por parto de la ŝtatbienoj kaj de la publika ŝuldo. La absorbo de l’ Valdeka lando signifas novan paŝon al la unuecigo de Germanio, precipe postulata de la maldekstraj partioj, sed kontraŭbatalata de reakcia aŭtonomiemo reganta precipe en la sudgermanaj ŝtatoj.

¹ Tropikaj, orientaj, senŝanĝaj ventoj. ² Paria-a kasto.

[REKLAMO p.5] SUB RUĜAJ STANDARDOJ — Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio de Einar Adamson (Göteborg). Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig

LA SEKVOJ DE SENDEPENDIĜO

(Fino. Vidu n-ojn 235—37)

Eklezia vivo. Lernejoj

Estas ankaŭ rimarkebla la kontrakto farita de la litova ŝtato kun la Vatikano en jaro 1927. Laŭ tiu kontrakto la litova katolika pastraro ricevas grandajn rajtojn kaj privilegiojn. Ĝi reprezentas kvazaŭ apartan aŭtonomian regneton en Litovio. Pastroj estas liberaj de l’ militservo. Ilin, kiel krimulojn, oni povas juĝi nur kun la konsento de l’ episkopoj. Ĉi lastaj kompreneble neniam donas la konsenton. Tion montras jena ekzemplo: En 1928 aŭtune en tuta Litovio konata prelato Olŝaŭskas mortigis sian favoritinon-amaĵistinon. Tuta Litovio bone scias, ke li mortigis ŝin, sed li ankoraŭ hodiaŭ estas libera kaj plenumas pastrajn oficojn. La prokuroro klopodas por kaŝi la aferon.

Lernejoj kaj junulara edukado estas transdonitaj al pastrara zorgo. XIII-a artikolo de l’ kontrakto kun la papo postulas, ke en ĉiuj publikaj aŭ de l’ registaro subvenciataj lernejoj estu instruata religio. La lernejajn religi-programojn reguligas la episkopoj. La instruisto devas ricevi de l’ episkopo la rajton por instruado religian “sciencon”. La ŝtato prizorgas, ke la gelernantoj povu bone praktiki siajn religiajn oficojn laŭ la normigo de l’ episkopoj. Per tiu ĉi artikolo la ŝtato donas al episkopoj la rajton de edukado al tuta katolika junularo.

Jam nun en la lernejo la vera mastro estas la pastro. Li ordigas la lernejan programon, per siaj konsiloj li difinas al kaj forigas el iliaj oficoj la geinstruistojn ktp. Antaŭ nelonge en la gazetoj aperis sciiĝeto, ke lerneja pastro malpermesis al knabinoj vestiĝi per blankaj pantalonetoj. Suspektitajn knabinojn la pastro vokis al si kaj kontrolis, ĉu ili ne estas malkonsentaj kun la religia instrukcio, t. e. ĉu ili ne vestas sin per blankaj pantalonetoj. El multaj lernejoj estis forigataj la gelernantoj, kiuj promenante sur la stratoj parolis kun ulo de alia sekso.

En oktobro 1928 la ministro de civilizado ordonis al la geinstruistoj, ke ili diligente observu, kiajn librojn legas iliaj gelernantoj, malpermesis al la gelernantoj sen permeso de l’ instruistoj viziti la teatrojn, lekciojn, spektaklojn ktp.

Nun oni penas forigi el lernejoj la geknabojn de malriĉaj gepatroj. Tiucele estas pligrandigita la lernokotizo. Krom tio, laŭ nova universitata statuto, oni postulas krom simpla kotizo ankoraŭ pagon por ĉiu leciono kaj aparte por la uzado de lerniloj.

[BILDO p.5 | 34,36,48,77] Karikaturo: vulpo en pastra vesto kun blanka kolumo, tenanta preĝlibron kun kruco kaj rozarion, staranta sur alta piedestalo.

La 6. novembro 1928 la ministro de internaj aferoj komunikis instrukcion, per kiu li malpermesis al gelernantoj de mezaj kaj superaj lernejoj kaj universitato, partopreni en iaj ajn (ĉu ili estas sciencaj aŭ sportaj aŭ artaj) organizoj, se tiuj organizoj sin trovas ekster la lernejaj limoj. Laŭ tiu ĉi sama instrukcio estas malpermesite al junularo malpli aĝa ol 21-jara aparteni al iaj ajn asocioj sen konsento de iliaj gepatroj aŭ iliaj prizorgantoj.

Konkludo

Tiele oni nun “litovigas” Litovion per helpo de preĝejo kaj malliberejo, de “dio kaj policisto”. Laboristo kaj kamparano estas senrajtaj brutoj. Oni forprenis de ili ĉiujn rajtojn, kiujn ili elakiris batale dum la revolucia movado. Sed ĉiuj tiuj okazoj donas la komprenon al litova laboristaro kaj kamparanaro, ke se ili povas, ili devas preni de l’ burĝaro nepre ĉion, kion oni povas akiri, sed ne kontentiĝi per tiuj pecoj, kiujn la burĝaro libervole cedas al ili, por ilin poste denove forpreni.

Estus bone, ke el tiu ĉi leciono instruiĝu ne nur litovaj, sed ankaŭ aliaj landaj proletoj. La atingoj kaj malvenkoj de unu lando devas esti leciono por la tutmonda proletaro.

Speciale por “S-ulo” verkita de T. K. Ellitovigis Esperantistoj.

— paĝo 6 —

280 — SENNACIULO

DISKUTEJO

Rezolucio pri la programprojekto

Kunvenintaj SAT-anoj, de Munĥeno (Bavario) kaj apudaj lokoj, debatinte pri la ĝisnunaj rezultoj de la diskutado en la paĝoj de S e n n a c i u l o rilate al la programprojekto, interkonsentis peti la redakcion pri publikigo de sekvantaj konsideroj:

La organizaĵo de la proletaraj esperantistoj, nomita Sennacieca Asocio Tutmonda, celas laŭ sia statuto utiligi esperanton por la klasaj celoj de la tutmonda proletaro. Tiuj ĉi klasaj celoj estas identaj kun la aspiroj de diversaj partioj al liberigo de la ekspluatataro kaj starigo de senklasa socio aŭ, por elekti alian nomon, realigo de socialismo. SAT, kuniganta proletarojn diverstendencajn, kompreneble ne povas partopreni kaj akcepti partiajn doktrinojn kaj miksiĝi en la disputoj inter la partioj, sed devas nepre konservi sian superpartian sintenadon. Religiigo[?] de partia doktrino, ne bazanta sur sendogma principaro, sendube kaŭzus disfalon de nia organizaĵo kaj malprogreson de l’ evoluo de nia lingva movado.

Nur forta organizaĵo kun multnombra membraro, kiu fervore aplikadas tutmondskale esperanton, povas imponi la gvidantojn de la laborista movado kaj vigligi la indiferentan amason laboristan. La venko de esperanto, antaŭkondiĉo por la fina liberiĝo de la laboristaro, ne fatale alvenas konforme la evoluon de la kapitalismo, sed dependas ekskluzive de nia senĉesa l a b o r o.

La ĉi-supraj konsideroj certagrade jam limigas la estontan programon de SAT. La kadro de nia organizaĵo ne povas esti mallarĝigata per tro severaj kondiĉoj, kiuj malhelpas la aniĝon de multaj K-doj, ne jam senriproĉe “klaskonsciaj”, male, ĝi devas ebligi aniĝon al ĉiuj proletarioj kiam ili submetiĝas al la statuto de SAT. La edukaj taskoj de SAT estus superfluaj, kiam ne ekzistus membroj, pri kies edukiĝo SAT povas zorgi.

Pri la celo mem, kiu konformas lastlinie la celon de la aliaj proletaraj partioj, ne regas diferenco. Tio, kio fendas la partiojn kaj ties anojn, estas la diversaj opinioj pri la vojo kiu kondukos al la celo. Tiuj ĉi diversaj opinioj pri la vojo, kaŭzantaj la ĉagreniĝan staton nuntempan de la lab. movado, unuavice radikas en la facilanima, supraja maniero de diskutado kaj esplorado. Volante, ke la ĝusta vojo estu trovata, ni nepre devas studi la problemon multe pli profunde kaj forlasi ĉiujn asertojn ne sufiĉe firmigitajn per trafaj argumentoj. Kelkaj artikoloj publikigitaj en Sennaciulo pri tiu ĉi temo meritas rifuzon, ĉar ili evidente ne celas helpi klarigi la aferon, suspektante aliajn kamaradojn pri malhonesteco kaj influiteco de burĝa ideologio nur pro tio, ĉar la opinioj ne akordas. Ni malaprobas ĉi tiun praktikon kaj admonas la K-dojn diskutantajn, ke ili estu objektivaj kaj lojalaj.

Aliaj K-doj provas refuti argumentojn per multnombraj citaĵoj el verkoj de eminentuloj, fakte pruvante nenion per tia maniero. Ni ne sanktigas la vortojn de niaj eminentuloj konsciante, ke ankaŭ ili estis homoj submetataj al la eraro. Ni ne volas, ke en SAT estiĝu eklezio, en kiu nur valoras la sanktaj skriboj. Ni rekomendas al la K-doj, uzantaj ekstreme ofte la vortojn de niaj gvidantoj, mallongigi la artikolojn per konciza argumentado rezultinta el propra studado kaj cerbumado. Unu el la plej gravaj taskoj de SAT ja estas la edukiĝo de la membroj je memstaraj, sendogme pensantaj homoj, kiuj ne bezonas apogilon marŝante sur nekonataj vojoj. Tial ni alvokas niajn K-dojn verki laŭ tiu ĉi vidpunkto ŝparante per tio valoran lokon de nia semajna gazeto kaj evitante enuiĝon al la legantoj.

La legantaro de S e n n a c i u l o konsistas plejparte el simplaj laboristoj dezirantaj utiligi la materialon de S e n n a c i u l o por praktikaj celoj. Ili ne havas grandan intereson pri pure teoriaj problemoj, ĉar ili scias, ke per teorio la organizaĵo ne estas konstruata. Nur la praktika laboro garantias alproksimiĝon al la celo. Ni scias, ke oni ne povas ignori la teorion, per kiu la rezultoj de nia praktika laboro povas esti ekzamenataj laŭ siaj rilatoj al la celo, sed tiu ĉi teorio neniel kontraŭu la faktojn. La mondo ne obeas al tio, kio estas skribita en la libroj.

La programo de SAT trovu siajn limojn per la detala priskribo de la taskoj, dokumentigitaj en nia statuto. Tiuj ĉi taskoj estas sufiĉe gravaj kaj indaj instigi la K-dojn streĉi ĉiujn fortojn por plenumi ilin. Ne per diskutado pri teoriaj problemoj SAT fariĝis tiu ĉi konsiderinde disvolviĝinta organizaĵo, sed per la senĉesa, fervora laboro de sindonemaj kamaradoj, neniam nomitaj en la publikigaĵoj de SAT. Ĉiuj sukcesoj bazas sur tiu ĉi laboro kaj ankaŭ estonte dependos de tiu ĉi laboro. Ni malhelpas la agadon de tiuj K-doj, ŝarĝante nian organizaĵon per nebezonata balasto de partieca programo. La sennomaj K-doj ĉiulandaj, pri kies laboro atestas la kreskantaj nombroj de SAT-anoj kaj abonantoj de S e n n a c i u l o, estis kaj estos la fundamento de nia movado kaj nur sur ili SAT povas etendiĝi kaj disvolviĝi je la bono de l’ tutliberiga movado laborista.

Je la nomo de 41 SAT-anoj:

A. Winter. Hermann Platiel. L. Speth. Rob. E. Bitzer. Konrad Deubler.


Ni mortigu la monstron!

Estas de ĉiuj sciate, ke en ĉiu lando k tempo estis — k ankoraŭ estas — tute malpermesite, ke la civitanoj pensu aliel ol la potencaj regantoj. Ĉiufoje kiam iu — kredeble freneza — esprimis aŭ esprimas ideon kontraŭan je la ĝis nun aprobita ĝenerala opinio, ĝi senprokraste estas persekutata, kondamnita — aŭ mortigita.

Ekzemple kiam la kristanoj estis tutpotencaj, ili nepre pendigis k bruligis ĉiun herezulon, t. e. ĉiu kontraŭanto al la “dia leĝo”. Tio cetere estis plej altvalora [nelegebla]: efektive por ke iu viro, aŭ virino, ne daŭrigu “peki”, la plej simpla k ĉiam oportuna rimedo konsistas el . . . neniigo de la pekulo.

En Hispanio, kiam Ferrer starigis lernejon, en kiu oni instruis laŭ vero k racio, li tiel “kulpis” kontraŭ la ŝtato, ke li estis tre baldaŭ mortpafita.

Nune en ĉiuj landoj, kiu kontraŭas ĉu patriotismon, ĉu militarismon, ĉu . . . unuvorte ĉian ideon, teorion, principon instruitajn de la regantoj, tiu estas tuj ekzilita, malliberigita — iafoje mortigita.

El tio oni povas konkludi, ke nuna epoko tute similas la pasintan tempon.

Mi cetere konfesas, ke estas bone, ke tiel okazas. Kio do efektive rezultus, se ĉiu el ni emus plene konigi sian penson k kontraŭus la dirojn k agojn de la ĉefoj — t. e. de la reganto?

Imagu ja K-doj miaj, kia katastrofo minacus nian S A T – a n i o n, se iu el ni kuraĝus pensi, agi, spiri, dormi ktp. aliel ol faris aŭ faras la gvidintoj k gvidantoj de socialismo? Pripenseto[?] pri tiu ege maldezirinda eventualaĵo kaŭzas al mi teruriĝan haŭttremeton!

Mi ne maltimas nomi monstro la SAT-anon, kiu senhonte provus diskutadi pri sociaj temoj aliel ol laŭ ortodoksa k kvazaŭdogma principoj . . .

Nu — ne kredu, ke mi tion elpensas — tiaj monstroj ekzistas en niaj vicoj!

Jes, fratoj miaj, jes troviĝas inter ni K-doj, kiuj kuraĝas opinii, ke libera homo rajtas — eĉ devas — libere esprimi sian tutan penson pri ia ajn temo. El tiuj “senhontuloj” — eble unuavice — estas K-do Lanti. La “Kulpo” de tiu SAT-ano estas ja tiel grava, ke jam kelkaj K-doj akre plendis pro ĝi. Eĉ okazis, ke iu el tiuj plendintoj petis, ke “oni voku Lanti al ordo”!

“Voki iun al ordo” estas lingva naciismo nenion signifanta en esp-o, sed laŭ la kunteksto oni komprenas, ke la plendinto deziras, ke la “kulpulo” estu grave punita.

Tial mi proponas, ke nunokaze ni uzu la rimedon kutime uzatan kontraŭ ĉiu, kiu maltimas kontraŭstari alies opinion. Ŝajnas ja al mi, ke nur la morto k o m p r e n i g o s al la “krimulo” la abomenon de lia ago.

Ni do senprokraste mortigu la monstron!

Tiuj, kiuj kulpigis Lanti, estu la ekzekutistoj!

SAT-ano 55.

[REKLAMO p.6] Baldaŭ aperos ĉe SAT: Prologo — 64 pĝ. kun titolbildo — Originala poemaro de K-do E. Mihalski. Lirikaj versoj de ensorĉa forto, kiuj pruvas mirinde la profundan esprimbelecon de esperanto. Prezo: 0.70 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 281

TRA ESPERANTIO

[BILDO p.7 | 13,13,30,23] Desegnaĵo de granda urba konstruaĵo kun turo, kaj kvinpinta stelo dekstre.

9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

6-a Komuniko

Tuj aliĝu la kongreson. La K. K. garantias senpagajn loĝejojn por ĉiuj SAT-anoj kongresontaj, sed estas malfacile, serĉi necesan nombron da loĝejoj, se plej multaj Gek-doj nur lastmomente aliĝas.

Ne-SAT-anoj antaŭ aŭ kune kun kongresaliĝilo sendu sian SAT-aliĝilon kun la necesa sumo al la Adm. de SAT, ĉar ne-SAT-anoj ne rajtos postuli senpagan loĝejon.

Propagandu por la kongreso, tuj mendante por 1 germ. marko kvanton da sigelmarkoj, leterfolioj kun kovertoj. SAT-rondoj organizu vendadon de tiuj propagandaĵoj. Sen mono nia kongresadministranto nenion povas ekspedi pro kompreneblaj kaŭzoj.

Kongresafiŝo grandkvante estas presita. Pro monmanko en nia kaso K. K. ne povas donace dissendi ĝin. Sed la prezo estas plej modesta: 1 ekz. kostas 0.10 mk. g., 6 ekz. 0.50 mk. g., 14 ekz. 1.— mk. g. Mendante nur 1 ekz., nepre kunmetu afrankon de 0.05 mk. g.

Mendojn k aliĝilojn sendu al K-do W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24. Monon prefere sendu per poŝtĉeka konto de SAT (se ekzistas tia en via lando). G e r m a n i a n o j senescepte pagu nur laŭ poŝtĉeka konto: W. Kampfrad, 13 527, Leipzig.

Kulturkonferenco ne okazos, ĉar ne troviĝis organizanto(j). K. K. interkonsente kun la Direkcio de SAT nuligis tiun konferencon, por eviti fiaskon. Sed K. K. penos, des pli efike organizi la diversajn f a k kunsidojn, pri kiuj jam aperis speciala alvoko.

Postkongresaj ekskursoj. Certe multaj Gek-doj partoprenos post la kongreso diversajn ekskursojn priskribitajn en lastaj n-oj de “S-ulo”. Por ebligi al koncernaj gvidantoj de postkongresaj ekskursoj, ev. aranĝi kelkajn partajn ekskursojn, necesas, ke vi senprokraste ankaŭ informu la koncernan organizanton. Adresoj estas: Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, IV, Dresden-A. 28 (por saksa “Svisio”); Otto Schiepe, Talstr. 12, Ammendorf ap. Halle (por mezgermania industriregiono); Willi Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim im Erzgebirge (por saksa metalmontaro). SAT-rondoj en lokoj de koncernaj regionoj, kiuj deziras deflankiĝon de la ekskursoj, interrilatu NUR kun supre nomitaj organizantoj.

Pasport- k vizaferoj. Ĉiuj ekstergermaniaj kongresontoj nepre bezonos pasporton por eksterlando, kiun ili plejparte ricevos ĉe sialanda polico.

Pasporto sen germana vizo sufiĉas por jenaj landoj: Aŭstrio, Britio kun Irlando, Ĉeĥoslovakio, Dancigo, Danio, Finnlando, Hispanio, Islando, Italio, Jugoslavio, Latvio, Liĥtenŝtajn, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Svedio, Svisio.

Pasporto kun germana vizo nepre necesas por jenaj landoj eŭropaj (ekstereŭropaj same bezonos ĝin):

prezo por 1 semajno por 2 semajnoj
Belgio 5.— mk. g. 10.— mk. g.
Bulgario 10.— „ 10.— „
Estonio 5.— „ 10.— „
Francio 1.— „ 1.— „
Grekio 4.— „ 4.— „
Hungario 4.— „ 4.— „
Litovio 6.— „ 10.— „
Polio 10.— orfrankoj 10.— orfrank.
Rumanio 21.— mk. g. 21.— mk. g.
Sovetio 8.— „ 8.— „
Turkio 5.— „ 10.— „

La prezo de la vizo estas kalkulita por en- k elveturo Germanion. Sed la germana ministerio por eksteraj aferoj konsentas, doni la germanan vizon al kongresontoj por duona prezo, se ili prezentos legitimacion de la K. K. Do, nepre prezentu vian kongreskarton k petu pro konsentita rabato je 50%.

Monŝanĝo. La K. K. aranĝos, ke eksterlandaj Gek-doj povos ŝanĝi siajn monbiletojn en la kongresejo. Kunportu por ŝanĝo nur monbiletojn, sed ne metalajn monerojn.

Sovetianoj neniel povos ŝanĝi sian monon en Germanio. Ĉiuj sovetianoj nepre ŝanĝu sian monon en Sovetio ĉe ŝtata banko aŭ ĉe la limo, montrante sian eksterlandan pasporton. Ankaŭ estas ebla antaŭa sendo de mono el Sovetio per iu banko, ekz. “Garantie- und Kreditbank für den Osten”, por ricevi ĝin en Germanio kiel germanan monon. Nepre tuj ordigu la monan aferon post ricevo de la pasporto! Pro via pasporto interrilatu, se necesas, kun C. K. de SEU.

Senmonuloj bedaŭrinde laŭ nuna stato de kongreskaso ne povos esperi ricevi ian subvencion de la K. K. Ni do avertas veni ne al la kongreso, se la mona stato ne sufiĉas por kovri la elspezojn por veturo k manĝado. Konsideru tiuj Gek-doj krome, ke ĉiuj kongresontoj kun peno kolektadas la monerojn, por partopreni la kongreson. Do, ili certe ne havos superfluajn monerojn por monkolektado.

Starigo de tendaro. Ĉar venis kelkaj tiaj demandoj, ni devas averti, ne kunporti tendojn. La cirkonstancoj en Leipzig estas ne tre favoraj por starigo de tendoj. Tiaj tendloĝantoj bedaŭrinde devas antaŭvidi intervenon de polico. Kaj ekster la periferio de la urbo la vojo ĉiuvespera estus tro longa. Krome la K. K. ja garantias senpagajn loĝejojn.

Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27 (Germanio).

Atentu k legu la sekvantajn Komunikojn de la K. K.!


6. listo de aliĝintoj

268 Elsa Teichmann, Leipzig, Germ. — 2 055 269 K-do Semmler, Jena, Germ. — 6 875 270 Elfriede Buchholz, Essen, Germ. — 9 274 271 Klara Henniger, Danzig — 14 137 272 Charlotte Griese, Sperenberg, Germanio — 14 420 273 Karl Stutterheim, Berlin — 9 553 274 Aleksandro Koŝelev, Saratov, Sovetio — 5 364 275 — 4 100 276 Gottlieb Surek, Berlin — 10 634 277 Ernst Ŝmidt, Weissenfels, Germ. — 9 107 278 Vodemar Sapoĵnikov, Moskvo — 10 377 279 A. Maslenko, Brjansk, Sovetio — 4 017 280 Artur Lungren, Hälsingborg, Svedio — 13 194

Donacoj

Benjamin-Amsterdam. 3.16 mk. g.


Esperanto-Servo de SAT

Raporto pri plenumita laboro en jaro 1928

Nur nun ni kapablas raporti al la SAT-anaro pri funkcio de nia Esp-Servo en pasinta jaro, kvankam ankoraŭ nun la tutjara raporto ne estas eĉ duonkompleta. La kunlaborantaro konstante kreskas, k proporcie ankaŭ kreskas nia influo al la gazetaro proleta. Sed ni ne tre kontentas, ĉar la nun prezentita raporto tute ne spegulas la efektivan funkcion de nia aparato.

Dissenditaj estas en jaro 1928 sume 506 raportoj. Krome ni dissendis kun nia bulteno raportojn de aliaj organizoj, kiujn ni nature ne statistikas, ĉar tion koncernaj organizoj mem faras.

Pri 1-a, 2-a k 3-a kvaronjaroj de 1928 jam aperis apartaj raportoj en “S-ulo”. Raporto pri la 4-a kvaronjaro troviĝas en la tutjara raporto, por ne misuzi la spacon de S-ulo. Ni nur konstatu la fakton, ke por la 4-a kvaronjaro Centrejo de Esp-Servo ricevis almenaŭ 37 raportfoliojn. Efektive nun ni dissendas la materialon al ĉ. 125 Gek-doj en 32 landoj (lingvoregionoj estas pli multaj, ĉar Sovetion ni nombris nur kiel unu teritorion).

Laŭ tiu nekompleta statistiko aperis raportoj el bultenoj de Espo-Servo en 1803 diversaj gazetnumeroj. Krome aperis en pasinta jaro 56 raportoj el bulteno de l’ jaro 1927. Do sume aperis raportoj en 1859 div. gazetnumeroj.

Plej ofte presitaj estis: Oka kongreso de SAT en Göteborg (21-foje). Katolika preĝejo servas kiel armilar-provizejo — Germ. (18-foje). Laboristoj, klerigu — Hungario (18-foje). La sorto de arbarlaboristoj en Kanado (18-foje). Granda striko de tekslaboristoj en Jugoslavio (17-foje). Laborista vivo en Argentino (17-foje). Konflikto en brita

— paĝo 8 —

282 — SENNACIULO

ŝpinindustrio (15-foje). Lukto de la regantoj kontraŭ organizoj de laborista klaso — Bulgario (14-foje). Tutmonda kongreso de prol. esp-istoj (alvoko) (14-foje). 9. tutmonda kongreso de prol. esp-istoj (alvoko) (14-foje). La reakcio kontraŭ la sobreco — Bulgario (13-foje). Malŝparemo de ŝtataj impostoj — Germ. (12-foje). Fondiĝkongreso de aŭstria Ruĝa Frontbat. Asocio — Aŭstrio (12-foje). Ekspluatado de indiĝenaj knaboj — Sud-Afriko (11-foje). En Varsovio 65% de l’ infanaro drinkas brandon (11-foje). Grandaj politikaj procesoj en Polio (11-foje). Poŝtmarkoj je memoro de Leo Tolstoj — Sovetio (11-foje). La batalo por amnestio — Bulg. (10-foje). Devigita fermi sian buŝon — Finnl. (10-foje). Ne elmigru al Kanado — Britio (10-foje).

Volonte ni kompletigus tiun liston laŭ sama maniero. Sed ĝi fariĝus tro longa. Notu, ke aperis: 9-foje — 10 raportoj; 8-foje 18; 7-foje 20; 6-foje 24; 5-foje 56; 4-foje 60; 3-foje 80; 2-foje 80; 1-foje 88 raportoj.

Reprezentantoj de Espo-Servo nun estas en jenaj landoj: Sud-Afriko, Alĝerio, Okc.-Afriko, Britio, Argentino, Aŭstrio, Belgio, Brazilio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Japanio, Jugoslavio, Kanado, Latvio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Paragvajo, Polio, Sovetio, Svedio, Svisio, Usono. — Ĉiuj SAT-anoj subtenu nin ke kompletiĝu tiu listo, ĉar Esp-Servo de SAT fine havu interligon kun ĉ i u j landoj en la mondo.

Raportoj pri okazintaĵoj, cirkonstancoj k. a. estas akceptataj de ĉiuj prol. esp-istoj. Ne opiniu, ke Esp-Servo n u r estas afero de specialaj esp-servantoj. Precipe mankas al ni raportoj pri okazintaĵoj, sukcesoj k progresoj, kiuj rilatas nian propran movadon. Efektive ni konstatis, ke lab. gazetoj eĉ preferas tiajn raportojn. Ni restu peresp-aj servantoj, sed ni samtempe ne preterlasu la favoran okazon por altiri la proletojn al nia movado. — Raportoj nur enhavu faktojn, ĉar teoriaĵojn k specialan argumentadon la gazetservanto en iu lando, aŭ eĉ la redaktoro de lab. gazeto mem povos aldoni.

Komune ni progresigu tiun specialan aparaton peresp-an de SAT, k nia movado rapidpaŝe marŝos al ĝenerala utiligo de esp-o por internacia kunligo de l’ Proletaro tutmonda.

Centrejo de Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1, Germanio.


Gazetservanto raportas al ni . . .¹

      1. . . . Nun mi raportas al vi pri nia laboro dum oktobro-decembro. La metodon de nia leningrada “Labesko”-laboro vi jam konas. Sed ankaŭ de vi mi ŝtelis rimedon. Kiam mi deksesobligas la tradukaĵojn, mi ankaŭ metas numeron nian k de nun mi metas ankaŭ la vian. Tio tre helpas analizi la materialon.

Estas tradukitaj kaj deksesobligitaj . . 45 „ uzitaj en murgazetoj de grandaj entreprenaj presgazetoj (eldonkvanto ĝis 4000 ekz.) . . . . 400 „ laŭtlegitaj k diskutitaj dum “vesperoj de leteroj” . . . . . . 44 „ radio-disaŭdigitaj . . . . . . 59 „ aplikitaj en gazetaro . . . . . 11 „ „ en ilustritaj gazetoj . . 3

El supreciitaj 45 esp-servaĵoj ĉiuj estis disdonataj kaj aplikataj.

¹ La ciferoj de ĉi tiu raporto n e troviĝas en la tutjara raporto de Esp-Servo, ĉar ni ne povis difini, kiuj raportoj estas uzitaj. Certe K-do Tilin ne estas la sola, kiu tiom laboregas, sed estas pli da K-doj. Ni nur presigas tiun raporton speciale, por instigi aliajn gazetservantojn, kiuj pro iaj malhelpoj aŭ malsukcesoj iom perdis da fervoro. Kuraĝe antaŭen! Centrejo de ES.

SAT kaj kontraŭmilita kongreso

La prepara konferenco de la I. A. C. (Internacio de Eksbatalintoj) sub prezido de K-do H. Barbüs okazis je 24. marto 1929 en Berlin. Ĉeestis reprezentantoj de la Internacio de Militviktimoj, de la Virina Ligo por Paco kaj Libero, de Sportintern, Krestintern (Kamparana Internacio) SAT kaj kelkaj aliaj.

Estas decidite okazigi de la 7—9-a de septembro 1929 en B e r l i n kontraŭmilitan kongreson. Ĉi tiu kongreso estu grandioza manifestacio kontraŭ imperiista milito kaj okazante ĝuste antaŭ la kunsidoj de la Ligo de Nacioj, montru la veran esencon de tiu institucio.

Plue oni decidis eldoni malmultekostajn amasajn broŝurojn kun raportoj pri diversaj specialaj temoj kontraŭ la militdanĝeroj. Tiuj broŝuroj aperos en kelkaj ĉeflingvoj kaj laŭ propono de la reprezentanto de SAT ankaŭ unu kun ĝenerala enhavo en e s p e r a n t o (decido kun ekspresa aprobo de la Ekzekutivo kaj speciale de H. Barbüs).

La tezoj proponitaj de la Ekzekutivo ricevis etajn ŝanĝojn pleje redakciajn. Por kovri la financajn elspezojn, oni decidis interrilati kun la koncernaj organizoj por fiksi kotizan sumon.

V i l d e b r a n d (483), Berlin, reprezentanto de SAT ĉe la konferenco.


Esperanto inter la Socialista Junularo

La 12-an ĝis 14-an de julio okazos en Wien Internacia Renkontiĝo de Socialista Junularo. Estas nepre necese, ke ĉiu gazeto de nia proleta esp-movado konstante atentigu pri tio siajn legantojn. Ĉiu grupo zorgu, ke Socialista Junularo sciu, ke esp-o vivas kaj estas devo lerni ĝin, ke en Wien esp-o estos parolata kaj niaj insignoj vidataj.

Nia LEA-gazeto aperos varbcele en julio kiel porjunula n-ro. La unua paĝo surhavu mallongan tekston pri niaj celadoj en 12 ĝis 16 div. lingvoj kaj krom tio bildon, kiu simbolas tiun ĉi tekston. La aliaj paĝoj havu krom parte germanlingva kaj parte esp-lingva teksto ankaŭ kelkajn bildojn de esp-junulaj rondoj, prezentante ilin en iliaj laboroj, ĉu kiel grupa bildo, ĉu lernantaj, ekskursantaj, ripozantaj en herbejo aŭ ludantaj ktp. Por efektivigi tiun ĉi ideon (la gazeto estos disdonata kaj vendata dum la Junularaj tagoj) mi bezonas helpon de K-doj el multaj landoj.

B o n v o l u s e n d i a l m i :

  1. Bonajn fotobildojn de esperanto-junulaj rondoj kun klarigaj tekstoj. 2. Juĝojn pri esp-o de junulaj gvidantoj aŭ aliaj konataj gvidantoj en la Socialista movado. 3. Traduku jenajn frazojn en vian nacilingvon (skribu tre legeble): Proletoj el ĉiuj landoj unuigu vin! — Esperanto faligas la lingvo-barojn! — Esperanto estas la lingva ponto por la laboristoj en la tuta mondo! (Aldonu inform-adreson por via lingvoregiono.) 4. Se vi havas desegnaĵon, kiu simbolas unu el supraj frazoj, bonvolu sendi.

La materialon mi nepre bezonas ĝis mezo de majo, tial ne prokrastu ĝis la lasta tago! Kiel rekompencon mi sendos al vi kelkajn ekzemplerojn de tiu ĉi n-ro kaj estos preta servi al vi ĉe similaj aferoj.

K o n r a d D e u b l e r, Arcisstr. 48, II r., München, Germ.


LA PERSEKUTADO DE SAT-ANOJ EN LITOVIO

  1. marto post 3-monata mallibereja vivo mi ree estas libera — almenaŭ ĝis la ne ankoraŭ fiksita juĝo-tago, kaj mi povas al ĉiuj interesiĝantoj priskribi mian situacion.

Mi estis arestata 12. decembro 1928 pro akuzo de la esperantisto (!) Andr. Borkauskas. Tiu ĉi lasta antaŭe estis ano de l’ esp-grupo en Radviliŝkis, sed pro siaj kompromitaj laboroj, dank’ al mia klopodo, li estis forigita el ĝi. Dezirante venĝi sin al mi, kiel estro de tiu grupo li akuzis min ĉe la politika (sekreta) polico, ke mi estas ano de “bolŝevika” (komunista) SAT, ke mi havas komunistajn gazetojn (“S-ulo” k “Senn. Revuo”), ke mi havas komunistajn gazetojn (“S-ulo” k “Senn. Revuo”), ke mi korespondadas kun eksterlandanoj, ke mi salutis rusajn Gek-dojn je la 11. datreveno de la Oktobra revolucio ktp.

La polico, trovinte ĉe mi kelkajn ekzemplerojn de la menciitaj gazetoj, SAT-membrokarton kaj insignon, korespondaĵojn ktp., min arestis. Dum la esplorserĉo la policisto min forte batis per la revolvero kaj bastono, ŝiris la harojn, tiel ke mi dum tri tagoj poste ne povis moviĝi kaj la tuta korpo doloris. Oni min veturigis al Kaunas kaj lokis en la malliberejo de malfacilaj laboroj. Tie mi pasigis tri monatojn. Liberigante min, oni al mi redonis miajn korespondaĵojn, escepte kelkajn leterojn de rusaj K-doj. Sed pro la SAT-gazetoj ktp. ankoraŭ estos juĝo.

Nun mi estas en tre mizera stato, kaj sen miaj bonaj K-doj mi certe preskaŭ ne povus vivi. Estante en malliberejo, mi ne povis respondi al miaj gekorespondantoj, pro kio ili eble pardonos al mi. Jen, K-doj, kia libereco nuntempe regas en Litovio!

K-do S. R i č k u s (12 868).

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 283

Neceso de esperantaj muraj gazetoj

Por krei proletan solidarecon kaj unuiĝon tutmondskale, per esp-o ni kunligiĝis kun eksterlandaj revoluciaj proletoj. Ni komencis interŝanĝe sendi diversajn gazetojn, ĵurnalojn, leterojn, ĉiam petante utiligi en lokaj gazetoj la materialon. Kiom estis eble, ni penadis presigi en ĵurnaloj de ni ricevitajn salutleterojn, artikolojn, komunikojn.

Sed, kiel montris la faktoj, multaj artikoloj restas neutiligitaj, ĉar la redakcioj ne havas eblon presigi. “Loko mankas“. Ni ne kulpigas niajn redaktorojn, ĉar ni ankaŭ scias, ke en ĵurnaloj ofte mankas loko. Ekzemple en redakcio de “Maĉkal“ (Plugisto), kamparana ĵurnalo, oni ricevas ĉiutage ĝis 300 korespondaĵoj, sed presiĝas el ili nur kelkdekoj (kiuj ĉiam estas tre mallongigitaj). La redakcio de “Ĥorhrdajin Hajastan“ (Soveta Armenio) pro supredirita kaŭzo ĉiutage utiligas nur kelkajn artikolojn, kvankam oni ricevas ĉiutage ĝis 100 artikoloj. Ni ne devas forgesi, ke por tia ĵurnalo ordinare skribas spertaj kaj famaj verkistoj, tamen ankaŭ iliaj artikoloj ne presiĝas (75%), ĉar “loko mankas“.

Tial nia penado, laborado perdiĝas vane. Vidante tian cirkonstancon, ni komencis eldoni murajn gazetojn manskribe kaj iafoje maŝinskribe. Dank’ al tio artikoloj aŭ korespondaĵoj, kiuj ne presiĝas en pres-organoj, aperas en muraj gazetoj. Tiele ni utiligas ĉiujn sendaĵojn de eksterlandaj Gek-doj. La murgazetojn ni eldonas dulingve — esperante kaj paralele loklingve. Interesiĝas pri ili multaj, kiuj eklegante pri esp-o komencas lerni ĝin.

Esperantajn murajn gazetojn devus havi ĉiuj revoluciaj esp-istoj en ĉiuj landoj en siaj fabrikoj, laborejoj, oficejoj ktp. Tiam, post kelkaj monatoj aŭ post 1—2 jaroj ni vidus, ke solidareco de la eksterlandaj revoluciaj esp-istoj kun proletoj de Sovetio plifortiĝis, kaj nombro da revoluciaj esp-istoj estos plimultiĝinta senteble.

Artaŝes Ohanĝanjan (4999), Erivan.

K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el “S-ulo“, nepre menciu la fonton!

Ĉu ekzistas seriozuloj inter SAT-anaro?

Jam multaj K-doj rimarkis, ke la korespondo inter SAT-anaro havas plejparte neseriozan karakteron. La alvokoj kaj korespondpetoj en “S-ulo“, postulantaj seriozan korespondanton je serioza korespondo aŭ interŝanĝo, plejparte tute ne ricevas iun respondon aŭ respondon neseriozan. De alia flanko — la anoncetoj pri mark-, poŝtkart- ktp. -interŝanĝo kaj pri korespondo kun fraŭlinoj tuj renkontas abundan respondaron. Antaŭ nelonge en la “Scienc-Kultura Paĝo“ de “S-ulo“ aperis mia alvoko al ĉiuj kulturaj laborantoj SAT-anoj pri kunlaboro kun ni. Tiun alvokon kaj artikolon mi verkis laŭ la peto de nia scienca marksista asocio. Kiom da respondoj mi ricevis? N e k u n u. Kaj kiam nun niaj scienculoj min demandas pri la rezultoj de mia alvoko, mi emas kune kun ili ekkrii: “Ĉu ekzistas seriozuloj inter SAT-anaro? Ĉu SAT estas nur la rondo de mark-kolektantoj? Kaj ĉu iu penas eduki niajn SAT-anojn — malnovajn kaj novajn?“

P. K i r j u ŝ i n (4424).

Plendoj

K-do N. Kluev, Kotelnikovo (Nordkaŭkaza fervojo), Oktobra str. 44, Sovetio, plendas, ĉar ne respondis al li K-doj Riĉkus el Radviliŝkis, Litovio¹, Pollak Bela el Paris, D. Sanĉanin el Beograd, Jugosl., Fischer, Hirschberg, Germ., Melnikova, N. Novgorod, A. Eriksson, Karlsborg, Svedio, Hans el Zürich, Svisio, L. März el Mannheim, Germ.

* * *

Malgraŭ laŭanoncaj promesoj pri t u j a k certa respondo tamen pli ol ½ jaron ne respondas al mi K-doj Goldfeder, Barnaul, Ĉita-a SAT-rondo. Krome depost proks. 15 monatoj ne ankoraŭ respondis Lit. Komisiono de SAT k K-do Zilberfarb ĉe “Vojo de Klerigo“ en Ĥarkov. — M a h l e r, Adalb., Wien (10 329).

¹ Estis en malliberejo; vidu artikoleton en ĉi tiu n-o.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

GERMANIO. Döllnitz ap. Halle a. S. 3. 3. ĝis 10. 3. okazis foto-ekspozicio de Naturamika grupo, kie nia esp. sekcio prezentis angulon. Dank’ al niaj eksterlandaj koresp., kiuj sendis bonan materialon, ni plene sukcesis. Proks. 500 pers. vizitis la ekspozicion. (13 366.) — SOVETIO. Kremenĉug. Ankoraŭ granda sukceso en la ĉi tiea movado. Loka organizo de lab. kor-oj, solaj kunlaborantoj de l’ ĉiutaga ĵurnalo “Kremenĉuga Laboristo“, organizis ĉe l’ redaktejo “Komisionon por internacia interligo“ per esp-o. Ĉiu-dusemajne estas aperigata paĝo de eksterlanda labkor-o. La komisiono pensas interligi sian red. kun div.-landaj lab. gazetoj k ĵurnaloj, peri koresp-adon de lokaj labkor-oj por eksterl. gaz. k de eksterl. K-doj por nia ĵurn. (A. S e m j o n o v). — Leningrad. 24. 3. en Leningr. Militmedicina Akademio organiziĝis esp. medicina sekcio ĉe la jur-medicina katedro. Tiun ĉi sekcion eniris profesoroj, d-roj, farmaciistoj k studentoj de l’ akademio. Prezid. de l’ sekcio: prof. Nadeĵdin (administranto de l’ jur-medicina katedro); vicprezid. d-ro Gogitidze (agitpropgvidanto de l’ SEU-komitato); sekret. K-do Grinberg (studento ĉe l’ akad.). La sekcio tre vigle komencis labori sub favora protektado de l’ akademia estraro. Ĉe elementa rondeto organizita enskribiĝis 25 studentoj k d-roj. Baldaŭ eliros unua scienca laboro esp-lingva el jur-medicina katedro de d-ro Nadeĵdin (4726). — Minsk. Loka esp. organizo preparas “3-semajnon“ de prol. esp. movado 14. 4. oni aranĝos esp. vesperojn en multaj lab. kluboj kun legado de salutleteroj el eksterl. k raportoj priesp-aj. Tiutempe aliĝos nian organizon multaj novuloj finintaj la studrondetojn. — SVEDIO. 6-an k 7-an de julio okazos en la bela urbo Örebro (Meza Svedio) la kvara kongreso de Sveda Laborista Esp. Asocio. Ni invitas K-dojn el ĉiuj landoj partopreni; precipe ni estus tre dankemaj, se lab. esp. organizoj el div. landoj sendus delegitojn. Ĉiuj K-doj, kiuj dum julio estos en Svedio, devas absolute uzi la okazon por viziti Örebro k tie renkonti K-dojn el div. partoj de vasta Svedio. Bonvenon! Skribu al SLEA, Box 73, Göteborg.

Ĉe la neŭtraluloj

“La Movado“ raportas sub “Rekordo venkita“, ke la prezidanto de l’ Pariza Komerca Ĉambro, s-ro Baudet, lernis esp-on en dek horoj sen instruanto, sed ke tiu rekordo ĵus estis venkata de s-ro Avril (redaktoro), kiu laŭ gazeto “L’ Eclaireur de Nice“ lernis esp-on en s e s horoj. — Kiom inteligentaj estas la burĝoj!

* * *

La plej forta homo en la mondo, Charles Rigoulot, estis akceptata de la barcelonaj esp-istoj ĉe la stacidomo en Barcelono; krom tio multaj esp-istoj vizitis lin ĉe “Olympia“, kie li faris prezentadojn, kaj li ricevis bonan impreson pri la disvolviĝo de nia movado. Li promesis lerni esp-on… La plej bela virino jam estas esp-istino; baldaŭ estos

La seksa demando kaj sennaciuloj

Ni publikigas nur resume (pro ĝia longeco) la opinion de K-do E. Paped (11 871) al ĉi supra temo, kies pridiskuton instigis K-do 11 746 en n-o 224. Li skribas: “Ĉu la artikolo de K-do 11 746 prezentas severan proletkonscian pridiskuton al tiu ĉi problemo? Ĉu tiaj anoncoj estas fakto aprobinda laŭ proleta etiko kaj laŭ nia statuto? Mi opinias, ke ne. Ĉi tiuj anoncoj montras, ke iliaj aŭtoroj ne tute estas internaciistoj, ili nur scias la lingvon internacian. Kaj tiu ĉi lingvoscio estas limigita je ilia individua vivo. Tiu, kiu okupas sin pri serĉado de diverslandaj belulinoj (vidu anonco en n-o 179) estas malproksima de l’ prolet-esperantista vivo. Tiaj anoncoj (n-oj 179, 207, 223) estas fremdaj al nia ideologio, malproksimaj de proleta etiko, sekve ne aprobindaj. Estas tempo por fini ĉi tiun internacian amindumadon, senutilan en komuna vivo de Proletaro, estas tempo por el estantaj homoj eduki, organizi kaj formi novajn homojn (unuavice tio rilatas ankaŭ al virinoj) — homojn komun-aktivajn kaj necesajn al laborista kaj esperanta movadoj. En tiu ĉi laboro mi deziras vidi servon kaj grandan sukceson de SAT-organo “S-ulo“.

— paĝo 10 —

284 — SENNACIULO

esp-igita ankaŭ la plej f o r t a viro en la mondo…

* * *

La reĝo Alfonso XIII. de Hispanio deklaris: “Vi povas konsideri min ne nur kiel amikon de esperanto, sed kiel esperantiston…“

Korektoj. En n-o 236 oni bonvolu korekti jenajn gravajn preserarojn: Pĝ. 255, 2-a kolono, linio 36 de malsupre (D i s k u t e j o) legu nunfoje (anst. unufoje); pĝ. 250, 1-a kol. lin. 30 de supre: fetiĉuloj (anst. feliĉuloj); la fruntartikolo sur pĝ. 257 devas esti subskribita per la nomo de l’ aŭtoro “JIEF“.

SOCIALISTAJ GEK-DOJ DE LA AMSTERDAMA INTERNACIO

La “partitago“ de la Socialdemokratia partio germania okazos la 26-an de majo. En la tagordo troviĝas jenaj proponoj:

L a K o n g r e s o r e k o m e n d a s : a) al ĉiuj partianoj disvastigi la helpan lingvon esp-o, al ĉiuj redaktoroj de partiaj gazetoj akcepti artikolojn favorajn al esp-o; b) al ĉiuj deputitoj de urbaj, landaj k regnaj parlamentoj ebenigi la vojon al enkonduko de esp-o en la lernejoj; c) al la partiestraro sendi delegiton al la 9-a Kongreso de la proletaj esp-istoj (SAT) en Leipzig (aŭgusto 1929); d) al la II-a Internacio akcepti esp-on kiel lingvon oficialan — unu el la oficialaj — por helpi forigi la lingvobarojn; e) al la II-a Internacio la eldonon de esperanto-ĵurnalo por kolekti la “esperanton“-scipovantajn anojn k simpatiulojn de la II-a Internacio k utiligi iliajn scipovojn por aktiva laboro en la senco de praktika utiligado de esp-o por la Internacio de Laboristaro.

Tial, ke tiu ĉi kongreso estas por ni ne nur grava pro la esp.-proponoj, sed ankaŭ tial, ĉar oni pritraktos dum tiu ĉi kongreso “programon pri-armadan“, bonvolu sendi salutleteron (koncizan) al tiu ĉi kongreso, se eble en nomo ne nur de via, sed ankaŭ en nomo de organizo(j), kiu(j) estas ano(j) aŭ simpatia(j) al la II-a Internacio.

La skribon adresu jene: S o z i a l d e m o k r. P a r t e i D e u t s c h l a n d s, Parteitag, Regierungsstrasse, M a g d e b u r g, Germanio.

Kun tiu ĉi numero estas ekspedata “La Nova Epoko“

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

I g u a l d a d e (Egaleco), Coimbra, 9., 16., 23. 3., En Sovetio plimultiĝas pastraro…, Socia tasko de sovet. infanejoj, Hodiaŭaj ĉininoj; S t r a h d n e e k u A w i s e, Liepaja, 10. 3., Socialismo en Islando (219/20), 24. 2., Patriota vekrio (227), 12. 3. Vera vizaĝo de Ligo de N. (218), ĉi lasta kiel fruntartikolo; J u n a T e k s i s t o, Ivanovo-Voznesensk, 6. 2., El Litovio (223), El Usono (221); H a r t h a e r T a g e b l a t t, 9. 3., Lernejoj en Sov., P l a n i t z e r Z e i t u n g, 11. 3., Lernejoj en Sov., V o l k s z e i t u n g (V o l k s s t i m m e, V o l k s w a c h t), Mainz (Wiesbaden, Worms), 4. 4., Instrua okazo (pri Opel k General Motors); L’ A v a n t – G a r d e, Paris, 6. 4., Tago el mia vivo (Sovetio); N e u e Z e i t g., München, N o r d b a y. Z e i t g., Nürnberg, 7. 3., 1918 en Siberio.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

M o n d e, Paris, 23. 3., 30. 3., 6. 4.; P o ŝ t a, Zagreb, 1., 15. 3. (kurso k notoj); D e r E i s e n b a h n e r, Wien, 5. 4. (en esp-o); S i g n a l e n, Stokh., 28. 3., 4. 4.; S t r a h n e e k u A w i s e, Liepaja, 3. 3.; D. D e u t s c h e E i s e n b., Berlin, 24. 3.; L a s N o t i c i a s, Barcel., 17., 24. 3.; J u n a T e k s i s t o, Iv.-Voznesensk, n-oj 14, 16; H a r t h. T a g e b l a t t, 4., 15., 25. 3.; H a r t h. N a c h r., 5., 6., 13., 25. 3.; V o l k s s t i m m e, Chemnitz, 8 notoj dum marto; L i c h t e n s t e i n – C. A n z., 15. 2.; P l a n i t z e r Z e i t g., 5 notoj en marto; I. T. F. – B u l t e n o, Amsterdamo, aprilo.

Pri la 9-a SAT-Kongreso enpresis:

M ü n c h e n e r P o s t, 4. 4.; W a l d h e i m e r T a g e b l a t t, 3. 1., L i c h t e n s t e i n – C. A n z., 14. 2.

Peresper. materialon aperigis:

T r a v a i l, Lyon, 30. 3., 6. 4.; N e u e Z e i t g., München, 11. 1.; L e S i n c é r i s t e, Waltwilder, aprilo; J u n a T e k s i s t o, Iv.-Voznesensk, n-oj 10, 12, 14.

NIA POŜTO

12 028. — Ni uzos en okazo de bezono; notu en la memoron, ke ni ĉiam preferas originalojn.

4880. — Ni esperas povi uzi ĝin kiel felietono en bonokazo.

12 261 (Moskvo). — Ni ne povas enmeti senpage.

13 002. — Viaj “tagoj de laboro“ aperos siavice. La manuskripton ni ricevis de Leipzig; antaŭan ni ne ricevis.

7113. — La alvokon ni ne povas enmeti senpage; ceteron trovu en “Kroniko“. Red.

Milda Katalunio. Bonvolu konigi al ni viajn nomon k adreson. Nur ĉe kono de la identeco de aŭtoro ni povas publikigi liajn pseŭdonime subskribitajn artikolojn. E. L.

602. — Fako ne plu ekzistas, sed ni akceptas artikoletojn pri la temo.

[REKLAMO p.10] Esp.-rondeto de geinstruistoj k gelernantoj ĉe kleriga klubo DRP, B a r n a u l, Siberio (USSR), emas daŭre koresp. k interŝ. L, PK, PI, gaz., ĵurn. Resp. gar.

[REKLAMO p.10] Kamaradoj tutmondaj! Ĉu vi volas skribi bonstilajn [?] leterojn por komunista taggazeto? Precipe skribu pri aktualaĵoj, vivo de l’ laboristaro ktp. Certe resp. Adr.: Arne Gaŭslo, Fredbo, P o r s g r u n d V. (Norvegio).

[REKLAMO p.10] Allo, allo! Redakcio de lerneja murgaz. “Lernu konstruante“ dez. koresp. kun junularo de ĉ. l. pri lerneja vivo, jun. movado, sendieco, IRH. L, PK, PI, ĵurn., gaz. I v a n o v o – V o z n e s e n s k (Sovetio), K. Marksa 70, Lebedevym (por gazeto).

[REKLAMO p.10] Ĉelo de MOPR (IRH) ĉe Oficejo de Perma fervojo aranĝos dum 1-a de Majo e k s p o z i c i o n k dez. koresp. kĉl. pri temoj de IRH. Sendu ekspoziciaĵojn, L, PK, PI ktp. Resp. garantiata. Adr.: S v e r d l o v s k, Pravlenie Permskoi jel. dor., Jaĉejka MOPR (USSR).

[REKLAMO p.10] Gek-doj! Esperanta grupo, kiu konsistas el kvin junuloj kaj kvin junulinoj, deziras kolektive korespondadi kun eksterlandaj esperantaj grupoj pri div. temoj. Krome ĉiu el ni koresp. individue kĉl. Adr: K-do Lukojanov, centr. raboĉij kooperativ, Bogorodsk, Niĵegorodskoj gub., Sovetio.

[REKLAMO p.10] Gajaj geknaboj de l’ lernejo, 14—18-jaraj, dez. koresp. kaj interŝanĝi L, PK, PM. Adr.: Kolpaĉnij per. 4, ŝkola n-o 41, Moskvo.

[REKLAMO p.10] Laboristaro de l’ tutmondo, atentu! Okaze de l’ internacia tago, la Unua de Majo, laboristaro de l’ apudvolga distrikto atendas salutleterojn de vi kaj viaj organizoj. Ĉiuj ricevos respondon. Peras K-do A. K o ŝ e l e v, Ĉasovennaja 145, S a r a t o v, Sovetio.

[REKLAMO p.10] Geesp-istoj de Sud-Germanio kiuj partoprenos ĉe la Ruĝfrontbatalanta tago pentekoste en Hamburgo, anoncu vin tuj al: K-do Kurt Nissen, Sofienstr. 21, Frankfurt a. M.

[REKLAMO p.10] La 1-an de majo internacian solenan tagon de la laboristaro, vi devas festi kiel signon de internaciismo. Sendu salutojn al diversaj partioj kaj profesiaj unuiĝoj de Örebro. Adresu: Arbetar Esperanto-gruppen “La Stelo“, Box 168 A, Örebro (Svedio).

ENHAVO:

paĝo
Unua de Majo 273
Maja simfonio 274
En printempo 274—76
La Belviloaz, Sidejo de SAT 275
Tago de laborista gazetaro 276
El mia usona taglibro 276
La sekvoj de sendependiĝo 277
Faktoj sen komentoj 277
Leipzig — El brita trinkejo 278
El la vivo de soveta instruisto 279
Pensi — kredi 279
Diskutejo — Tra Esperantio 280—84
Anoncoj 284

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 239, 2-a de majo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 239 — APERAS SEMAJNE — 2. Majo 1929

[BILDO p.1 | 42,3,55,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA EKZAKTA KONO

Ĉu ekzistas ekzakta kono? Ĉu oni povas pretendi koni ekzakte iun aferon? Evidente ne: oni konas pli malpli multe; sed oni neniam konas ekzakte ĉion; en kia ajn fako estu, ĉiam ekzistas cirkonstancoj, kiuj ellasiĝas, detaloj, kiuj restas malkonataj. La historiisto lasas elgliti faktojn, kies kelkaj povis havi grandan reefikon sur la sociajn faktojn, kiujn li studas; la sociologo malkonas plej ofte grandan parton da sociaj formoj, kiujn li analizas.

Sed oni ne devus imagi, ke la tielnomataj ekzaktaj sciencoj estas multe pli tiaj ol iliaj fratinoj pli malsuperaj. La fizikisto, la kemiisto, la mekanikisto, la astronomo eĉ, kiu kulturas la ekzaktan Sciencon plej distinge, sur kiaj limigitaj bazoj estas starigitaj iliaj konstruoj! Ĉu Ajnŝtajn (germ.: Einstein) ne pridubindaj faris la fundamentojn de la moderna scienco, kiujn oni kredis, depost Njŭt’n (Newton), neskueblaj?

La scienculoj, oni diras, studas faktojn kaj esprimas tiujn ĉi faktojn, same kiel iliajn rilatojn, helpe de mezuroj. Ĉu iliaj mezuroj estus ekzaktaj, hazarde? Nenia mezuro estas ekzakta; neniam observantoj prijuĝas same iun ajn saman fakton; neniam sama observanto povas trovi du fojojn la saman nombron por la sama mezuro.

Pardonu, diros la scienculoj; estas vere, ke niaj mezuroj estas neekzaktaj. Sed ni scias, je kiom ili estas neekzaktaj! Jes, por paroli juste, se ni ne scias, ĉe kiu punkto preciza devas lokiĝi la vero, almenaŭ ni scias, inter kiuj limoj ĝi troviĝas.

Tio estas fakto tre grava, ĉar ĝi permesas al ni fari ĝustajn konkludojn el malĝustaj mezuroj. Ĝi permesas al ni diri, kiom ni komprenas pri la vero, kiel ni tuj vidos tion.

Ĉu la sociaj sciencoj, kiel la tielnomataj ekzaktaj sciencoj, havas la eblon fari mezurojn kaj koni la proksimumon de ĉi tiuj lastaj?

Sendube: iliaj mezuroj estas la dokumentoj. Ilia scienco pri l’ proksimumo estas la kritiko.

De tie venas la fundamenta graveco de bone starigata dokumentumo.

Sur la dokumentumo la sociaj sciencoj, proporcie kiel ili volas esti indaj je tiu ĉi nomo, bazas la ekzaktan konon, de kiu rezultas la agreguloj.

Ekzistas vere io “aksa”, kiel estus dirinta Furie (france: Fourier), io, kio depost ducent jaroj laboras pene por forpeli la dogmemon el la homa spirito, la antaŭjuĝon, la partiecon, la rutinon, la neracian akceptadon de disciplinoj, la blindan kredon, la religian spiriton unuvorte. Tiu ĉi io estas la scienca spirito.

Ĉiujn skuojn, kiujn suferis la homaro depost jarcentoj, politikajn skuojn, moralajn skuojn, ni ŝuldas al la religia spirito. Oni diris, ke la scienco estas granda revolucia forto; sed tio bezonas esti komentata: estas malĝuste diri, ke la scienco, en si mem, estas revolucia forto; ĝi estas male esence forto de progresanta evoluado. Se ĝi aperas revolucia, estas tial ke ĝi devas batali en sia antaŭenmoviĝo kontraŭ haltigan forton kaj konservatismon ĝenerale potencan pro ĉiaj maldiligentoj kaj ĉiaj malkuraĝoj de l’ homoj. Tiel longe dum ĉi lastaj havas la superan povon, la socioj vivas en unu el tiuj statoj de evidenta stabileco, kiuj estas tiel bone priskribitaj de Sen-Simon (Saint-Simon); sed dum tiu ĉi tempo la scienco progresas, subfosas la akiritajn faktojn, superŝutas kaj fine forportas la baron, oni travivas tiam revolucion sekvatan de nova tempo de halto.

Tio estas tiuj daŭraj malligoj inter tio, kio estas, kaj tio, kion ni sentas, ke devas esti, kiuj kaŭzas la sociajn malbonojn, je kiuj ni suferas. Kaj oni povus difini la socialismon dirante, ke ĝi havas kiel celon fari en ĉiu momento, ke nia socio estu, sen prokrasto nek frotoj, ekzakte tio, kio ĝi povas esti en la nuna stato de niaj konoj.

La vera scienco neniam malkonfesas sin mem: ĝi nur celas malvolviĝi. Kaj, kvankam tio povas ŝajni iom paradoksa, la malnova scienco restas tiel vera kiel la nova: nur la proksimumo ŝanĝiĝis. La hieraŭa scienco estis vera maldetale, la hodiaŭa estas tia iom pli laŭdetale, kaj la morgaŭa estos tia ankoraŭ pli multe. La vero estas io, kio evoluas kun la stato de niaj konoj. Tio ne estas malkovro de Supre, sed demando de honesto en la inventaro pri tio, kion ni scias. La mekaniko de Njŭt’n restas ĉiam vera, dum oni rajtas malatenti ian termon duagradan enkondukitan de Lorenc kaj Ajnŝtajn; kaj oni havis la ideon pri tiu ĉi modifa termo nur sekve de progreso en mezuro, kiu faris ebla la faman eksperimenton de Miĥelson, kiu estis deirpunkto de l’ tuta relativeca teorio.

La klasika mekaniko restos klasika longtempe. Kio falis teren, tio estas la dogmoj, kiujn oni kredis povi starigi supre, la jedistanca ago, la konservado de l’ materio ktp. Sed almenaŭ la veraj scienculoj komprenis ĉiam ĝuste, ke la teorioj estas specoj de memorhelpiloj, elpensitaj por interligi la tre diferencajn fenomenojn kaj por permesi al la homa intelekto kunordigi siajn konojn; la kritiko konservas ĉiujn siajn rajtojn kaj donas sian ekpuŝon.

Ĉiu havas la rajton defendi tion, kion li kredas esti plej ekzakta, kaj ĝin apogi per la pruvoj, kiujn li akiris, kaj la polemikoj certe ne forestas en scienculaj medioj. Sed ĉiam pli malmulte oni pensas trudi al ĉiuj la akcepton de tia teorio per ministeria aŭ episkopa dekreto.

Se ankoraŭ ne la sama stato regas en la fako de l’ sociaj sciencoj, tion kaŭzas la fakto, ke ĉi lastaj estas ankoraŭ starigitaj sur sistemoj, revoj, aspiroj, kredoj, sed ne sur ekzaktaj konoj.

C. Bonje (france: Bonnier). Elfrancigis N. B.

— paĝo 2 —

286 — SENNACIULO

LA FINANCA SUPERREGADO EN USONO

Multon ni aŭdas tra la tuta mondo pri la altkreskanta Usono. La konstante kreskantaj “ĉielskrapuloj” (altegaj domegoj) pensigas multiujn pri la fama historia Turo Babela.

Samtempe alia multe pli forta kaj signifa turo estas aperanta. Vera Turo Babela, kies alteco kvankam ne tiel videbla kiel la ĉielskrapuloj tamen estas pli signifa, ĉar ĝi tuŝas kaj kontrolas la veran ekonomian vivon de la popolo usona.

Tiu turo estas la ege kreskanta financa superrego. Kviete, sed firme tiu superregado de la banko estiĝas fakto. Tiumomente ni povas konstati, ke la usonaj bankoj kontrolas preskaŭ ĉiujn branĉojn de nia ekonomio.

Koncentrado de industrio en Usono estas afero ne nova, sed miriga estas ĝia disvolviĝo pli kaj pli rapidiĝanta. Ekonomistoj, aparte Skot Niring¹ (fama radikala ekonomisto) antaŭdiradis, ke la sekvanta ŝtupo en tiu ĉi koncentrado estos farata de bankoj. Ĉi-tiu profetaĵo nun efektiviĝas.

La industriaj kaj komercaj ejoj en Usono kaj iagrade ankaŭ en la tutmondo nuntempe estas ne nur kontrolataj, sed ankaŭ vere direktataj de la financistoj. La kombinado de industrio kaj komerco iom post iom forpuŝadas la malgrandan kaj mezan entrepreniston; tiun fakton ni tute ne bedaŭras. Ĉenvendejoj en preskaŭ ĉiu branĉo de podetala vendado anstataŭas la privatan vendejojn.

Ĉi tie ni volas atentigi pri tre grava fakto, t. e. la diferenco inter industria koncentrado kaj financa kontrolo. El ekonomia vidpunkto koncentrado de industria agado estas valora, ĉar ĝi malpliigas atingata la malutilojn kaj tiel estas pli alta produktonormo ĉe la sama elspezo da energio. Kontraŭe, financa kontrolado nenion aldonas al la produktkvanto, ĝi eĉ pliŝarĝas la koston de la produkto. Financistoj ne multe zorgas pri kosto aŭ produktonormo; ili postulas “dividendojn” kaj ilin ankaŭ ricevas.

Kiu pagas tiujn dividendojn? Kompreneble la produktistoj. Duoble la laboristoj usonaj (aŭ eksterlandaj) pagadas, por certigi la dividendojn. La financa kontrolo ebligas monopoligon de la produktado de artikloj konsumotaj kaj tiele povas fiksi la prezon deziratan. Aliflanke, la kapitalo de la nunaj komercaj kaj industriaj ejoj estas en formo de obligacioj kaj preferaj akcioj; procentaĵo je tiuj devas esti pagata antaŭ ĉio alia kaj ĝi enhaviĝas en la kalkulita kosto de la produkto kaj eventuale estas parto de prezo, kiun oni postulas de la konsumanto.

Dum la lastaj kelkaj jaroj ni multon aŭdas pri la prospereco en Usono. Efektive la konservativa gazetaro ĉiam skribas pri prospereco kaj pruvas tion per la dividendoj. Ni ankaŭ tre bone scias, kiu tiujn dividendojn ricevas. Malgranda parto de la popolo posedanta la plimulton de la riĉoj en Usono, la posedantoj de la suprecititaj obligacioj kaj akcioj. En dolaroj kaj cendoj tiu prospereco vere ekzistas. La imposto je enspezoj tion ankaŭ montras. Konstante la enspezo usona ege kreskadas.

Kiel tiu financa superregado efikas sur la laboriston usonan? Profite? Apenaŭ! En la fiksado de vendprezo por iu artiklo la bankisto malprofitigas la laboriston. La parto de la bankisto devas esti pagata, la parto de la laboristo estas pli fleksebla. Se la dividendo ne estas rekta parto de la kosto, ĝi certe enhaviĝas en la fiksita vendprezo. Tiu fakto estas tre videbla. Laboristaj salajroj ne multe plialtiĝas, en kelkaj okazoj ili eĉ malplialtiĝas, dum dividendoj kreskas; ankaŭ la valoro de la diversaj akcioj plialtiĝadas en furioza rapideco. La metiaj unuiĝoj en Usono dum la lastaj kelkaj jaroj ne tro fortaj estas pro diversaj politikaj internaj kaŭzoj. Tiu lasta fakto plifaciligas la plian ekspluatadon al la laboristo, ekz. en la mineja industrio, la teksa industrio ktp.

Ĝis nun la laboristo ricevadis nur malgrandan parton de sia produktado; la cetero plenigas la poŝojn de la entreprenisto, disdonisto (la tuta disdonada armeo estas tiel multnombra kiel la veraj produktistoj) kaj nuntempe ankaŭ la bankisto.

Tiu lasta, kvankam la plej juna, estas la plej intensa parazito. Grandan parton de la produkto li prenas, lia forteco kaj nuntempe lia kontrola povo faras lin multe pli malĝentilega sinjoro ol liaj parazit-fratoj.

Kiel tiu financa superregado efikas sur la laboristan movadon kaj progreson en la estonto, estas malfacile antaŭdireble. Nuntempe kaj ankaŭ en la proksima estonto ĝi ludos gravan rolon en la progreso de socialismo. Por kelka tempo ĝi estos la plej forta kontraŭulo de la laborista movado.

J. W., Novjorko.

¹ Angle: Scott Nearing.

EL SVEDIO

Kunlaboro

Dum la lasta jaro multe diskutita estas la temo pri kunlaboro inter laboristoj kaj fabrikposedantoj laŭ la recepto de angla sinjoro Mond (nun lordo Melĉet). La reakcia registaro kunvokis en novembro 1928 al kunveno kelkajn de ĝi elektitajn laboristojn kaj fabrikposedantojn por interkonsenti kiel eble plej efike raciigi la industrion pro la konkurenco sur la internacia merkato. La socialdemokrata partio plejmulte subtenis la konferencon, sed komunistoj kaj sindikatistoj akre kontraŭbatalis ĝin. Unu membro de la kompartio estis eksigata pro sia partopreno je tiu kunlabor-konferenco. La konferenco elektis komisionon, kiu daŭrigas labori por la t. n. “komunaj interesoj”.

Kino

Kial “S-ulo” ne havas film- kaj teatropaĝon? Tiu arto ja estas tre internacia. Estus bone, se K-do ĉe apero de grava filmo recenzus ĝin, ĉar ofte film-anoncoj mensogas. Grandan intereson altiris al si la rusaj filmoj pro sia alta arta nivelo. Kiel ekstran pluson kino-posedantoj anoncas:

“Malfalsa rusa filmo!” Ĉar kelkiam oni afiŝas “rusan filmon”, kiu vere estas farita en Usono! Post malpermeso de “Potjamkin” la sveda cenzuro allasis “La Patrino”, “Peka vilaĝo”, “Tagoj skuegantaj la mondon”, “Tri homoj” kaj kelkajn aliajn.

Lingvodiskuto

En la organo de la sveda komjunula asocio “La Batal-sonorilego” okazis diskutado pri la internacia lingvo lernenda de l’ anoj. Multaj membroj-esperantistoj pledis por esperanto. La redakcio proklamas: “Esperanto ne estas utila. Ĝi ne estas kongreslingvo kaj ne havas socialistan literaturon. Anstataŭe lernu la germanan!” Kaj oni apogas sin je gvidantoj, i. a. Stalin, kiu diris, ke “esperanto artefarita kiel proletara mondlingvo estas maleblaĵo”. (?!) “Stalin opinias, ke la nunaj lingvoj kunfandiĝos en unu mondlingvon post la tutmonda revolucio.” (Ĉu Stalin esperas iĝi Metusalemo?) Alia proponas, ke oni radike plisimpligu la germanan. (Do la germanoj ankaŭ lernus — la germanan!) Fine ankaŭ aperis grakanta idisto, kies artikolon la redakcio titolas: “La facila kaj belega Ido rekomendata.”

Grava decido

La socialdemokrata partiestraro decidis, ke la 38 jurnaloj de la partio depost 1-a de majo enhavu esperantan angulon kaj kurson.

Trelleborgano (7987).

[REKLAMO p.2] En aprilo ni liveris al vi sume 48 paĝojn (plus “La Lernanto”) — En majo aperos 5 numeroj = 60 paĝoj (plus “La Lernanto”) — K-doj! Vi pagas la saman abonprezon kiel antaŭe: tial, se ni volas prosperi, via senĉesa celado devas esti: alkonduki novajn abonantojn al “S-ulo”! Ne forgesu!

La Proletaro povos definitive emancipiĝi nur post kiam ĝi estos tutmonde unuiĝinta; por ke firma estu tia unuiĝo, komuna lingvo estas nepre necesa; sekve la laboristaj gvidantoj, kiuj malatentas la lingvan problemon, iel perfidas la interesojn de la Proletaro.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 287

La pormilitaj elspezoj de Bulgario

Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj homoj parolemas por paco, eĉ la plej militemaj politikistoj senĝene proklamas sin pacifistoj. En nia lando ankaŭ ne mankas tiaj hipokrituloj abomenaj okupantaj eĉ ministrajn postenojn. Tiel ekz. la ministro de la eksteraj aferoj Burov en publika antaŭelekta kunveno en iu urbo deklaris solene: “Se estas en Bulgario homo aŭ partio, kiuj havas la kuraĝon kontraŭstari la pacon, oni devas ilin enigi frenezulejon, por ke la lando evitu pluajn suferojn, kiuj povus trafi ĝin.” Tio estas nur vortoj celantaj gajni voĉojn en la elektoj.

La faktoj tamen parolas tute la malon. Se oni faros pristudon de la ŝtataj buĝetoj antaŭmilitaj kaj nunaj, oni konstatos la fakton, ke la malgranda Bulgario elspezas por militaj celoj la plej grandan parton de siaj buĝet-elspezoj.

[BILDO p.3 | 22,26,62,39] Desegnaĵo: virino en longa vesto, kun branĉo en unu mano, montras per la alia al granda militŝipo kun kanonoj sur la ondoj.

La buĝeto por 1929/30 ankaŭ ne faras escepton. La tuta buĝeta sumo atingas la ciferon de 6 miliardoj kaj 900 milionoj da levoj, el kiuj estas destinitaj por ministerio de la milito 1 miliardo kaj 121 milionoj da levoj kaj por pago de pormilitaj ŝuldoj 2 miliardoj kaj 106 milionoj da levoj, kio egalas preskaŭ ½ de la tuta buĝeto. La popolaj bezonoj estas fiksitaj je la sekvantaj sumoj:

892 mil. da lev. por ministerio de klero 200 „ „ „ „ „ „ agrikulturo 209 „ „ „ „ „ „ konstruado 156 „ „ „ „ „ „ popola sano

Malgraŭ tio, ke en nia lando la armeo konstanta estas tre malgranda kaj la armilaro diversspeca forprenita depost la lasta monda milito, la ciferoj montras, ke Bulgario estas unu el la plej militemaj ŝtatoj de la mondo. La apuda tabelo montras, kiel estas elspezataj nialandaj buĝetoj, en elcentoj:

Jaroj 1910 1915 1922—23 1923—24 1924—25 1925—26 1926—27
Por militaj aferoj 23,2 21,6 13,4 22,52 22,44 21,46 21,51
Por ŝuldoj 22,5 28 21,74 13,36 17,37 16,64 17,07
Por higieno ? ? 4,26 3,4 3,5 2,9 2,66
Por klero 12,5 10,6 12,64 14,23 14,76 12,06 11,77

El tiuj ciferoj oni povas fari la konkludon, ke la militema Bulgario en 1915 tute ne diferencas de la “pacema” Bulgario en 1927. Dum en 1915 la militistoj febre pretiĝadis por milito, aĉetante armilaron kaj diversajn militaĵojn elspezis por militaj celoj 21,6% de la tiama buĝeto, nun, kiam oni nur por paco parolas, la samcelaj elspezoj atingas la ciferon 21,51%, kio vidigas, ke la hodiaŭa Bulgario ne malpli militema estas ol tiu de 1915. Laŭ ĝenerala primilita statistiko Bulgario elspezas plej grandan parton el siaj buĝetoj por militaj celoj. La nombroj elokvente pruvas ĉi tiun penson:

Elspezoj por armado dum 1926, en elcentoj:

Aŭstrio 5,7 100
Germanio 7,3 128
Belgio 10 175
Norvegio 10,6 186
Danio 11,6 204
Anglio 13,7 251
Holando 14,3 276
Francio 17,7 286
Usono 16,3 334
Svedio 19 336
Ĉeĥoslovakio 19,1 376
Bulgario 21,5 381
Italio 21,9 430
Rumanio 21,8 385

Por ke oni ricevu pli klaran kaj plenan ideon pri la militelspezoj de Bulgario, oni devas pristudi la subajn komparciferojn montrantajn, kian parton de la popola riĉo la ŝtatoj nuligas por hommortigaj celoj:

% %
Danio 14,38 Francio 18,96
Belgio 11,45 Italio 17,72
Grekio 14,65 Rumanio 17,26
Aŭstrio 14,71 Jugoslavio 25,31
Svedio 15,5 Bulgario 30

Ĉu estas pli konvinka logiko ol tiu de la ciferoj, el kiuj oni vidas ke ⅓ de la tutlanda riĉo estas uzata por malhonoraj celoj kaj malfeliĉigo de la vivo de laborema bulgara popolo? Vanaj restos la publikaj deklaroj de niaj politikistoj kaj ili neniun povos dormigi kaj erarigi per similaj mensogaĵoj. La popolo jam ĉion vidas kaj komencos postuli konton de la regantoj.

T. S.

Por ke la Proletaro povu unuiĝi laŭ tutmonda skalo, komuna lingvo estas nepre necesa; esperanto pruvas ĉiutage jam de multaj jaroj sian taŭgecon kiel mondlingvo; sekve kiu ne lernas, ne aplikas kaj ne propagandas ĝin, tiu iel perfidas la interesojn de la Proletaro.

[REKLAMO p.3] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — N-o 7 — La Vojo al Scienco de Estonto de Akademiano Fersman. Tradukis S. Rublov. Kun speciala antaŭparolo de l’ aŭtoro por la esperanta eldono. — Tre interesa popularscienca verketo, tute aktuala, montranta larĝajn perspektivojn en la estonton. — Ĝin ĉiu K-do legos kun granda ĝojo. Prezo: 0.60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27

Letero el orienta Persio

Vojaĝaj impresoj

  1. februaro per aŭtomobilo mi min direktis el Teheran orienton de Persio, urbon Meĥed, kiu distancas de Teheran je ĉ. 1100 km. Se iu iam envias min pro tiu vojaĝo, mi devas averti lin kaj konsili, ke li ĉiam malbenu tian veturon kaj tian vojon. Efektiva vojo ne ekzistas, ĉar nur proksimume du jarojn uzas aŭtomobiloj ĉi tiun trapasejon. Sur la tuta linio oni vidas nur dezerton, nudajn montojn, stepojn kaj ie neĝon. Ĉar ne estas rimarkebla ŝoseo, la grundo estas mola kaj tiom profunde marĉa, ke la tuta aŭtomobilo enteriĝas kaj ne plu povas daŭrigi. Tutan tagon oni devas penegi, por iel savi la maŝinon. Kaj kiam vi savis la maŝinon kaj esperas pri pli bona vojo, vi vane esperas, ĉar la sekvanta vojo estas eĉ pli malbona. Se ia parto de l’ maŝino subite rompiĝus, oni devus piede marŝi ĝis la proksima vilaĝo, kiun en tiu linio bedaŭrinde vi povos renkonti nur tre malofte. Sed, por fari piede tiun vojaĝon, vi ĉiam devas pensi pri la danĝeroj, kiuj minacas vin en tiu vojo: oni nepre renkontas multajn malamikojn, kiaj estas: senakveco, sovaĝaj bestoj, rabistoj kaj perdo de la vojo, ĉar en la sablaĵo de la dezerto neniam restas videblaj la postsignoj de viaj paŝoj.

Jen okazo, kiun mi travivis: nia aŭtomobilo post kelktaga veturado fine atingis la dezerton Kavir, kiu etendiĝas ĝis 29 kilometroj. Ĉi tie nia maŝino enteriĝis. La pasaĝeroj persaj alvokis krie Allaĥon kaj unuvoĉe ĉiuj kantadis sovaĝe ian preĝon el Korano. Mi kaj mia kamarado afgano vidante, ke se ni perdos la tempon, ni povos perei, decidis tuj paŝi piede tra la tuta dezerto ĝis la vespero, ĉar pasigi la nokton en dezerto estas tre danĝere. Prenante kun ni iom da pano, akvo kaj ĉefe la pafilojn, ni antaŭeniris. Ni iris senripoze, sen rigardo malantaŭen, por nepre atingi la urbeton Niŝapur, ĝis kiu restis ankoraŭ ĉ. 55—60 km. Ni faris proksimume 22 kilometrojn, kiam malproksime, dekstre, ni ekvidis tute strangan bildon, kiu, kiel okazis, trompis nin kaj ni kvazaŭ estis la viktimoj. Tiu bildo montris ĉu riveron, ĉu lagbordon kun ŝipetoj kaj konstruoj.

Ni estis ĝojigitaj pensante, ke fine ni atingis ian bonan urbon, kie ni povos iom nin freŝigi kaj ripozi. Tial ni rapidigis niajn paŝojn por kiel eble plej alproksimiĝi la strangaĵon. Sed vane. Ju pli rapide ni iris, des pli malproksimiĝadis nia vidita bildo. Ni iris piede la tutan vesperon, sekvantan tagon, ankoraŭ la vesperon kaj la nokton — ho ve, tute vane ni iris kaj esperis. Okazis trompiĝo: Tie la tero estis kovrita per neĝkolora sablaĵo, kaj kiam la radioj de suno falis sur la teron, de alia flanko la nuboj restigis ian ombron — de malproksimo oni povis tiel vidi la nomitan strangan bildon.

Ni estis trompitaj kaj perdintaj la vojon. Mia afgano ne plu volis daŭrigi, li havis febron. Post kelkhora restado ni decidis nin direkti orienten kaj nepre iradi, eĉ se denove io okazos, ĉar nenian savon plu ni havos, des pli ke finiĝis nia

— paĝo 4 —

288 — SENNACIULO

PRI NEDERLANDO

Estis mia bonŝanco loĝi inter holandanoj dum 6 monatoj. Oni ne multe aŭdas pri ĉi tiu malgranda lando kun ĝia flegma loĝantaro. La homoj estas neekscitemaj, ĉefe pro la fakto, ke la lando estas akvoriĉa, t. e. en ĝi troviĝas pli da akvo en kanaloj ol en iu alia lando.

La varoj estas transportataj per

[BILDO p.4 | 11,19,37,45] Foto de ventmuelilo ĉe kanalo, kun ŝipoj kaj domoj ĉe la bordo. Subskribo: Harlemo, Adrian-baseno.

ŝarĝoŝipoj laŭlonge la kanaloj. Pro tio mankas la tioma transporta bruo, kiu ekz. maltrankviligas la Londonajn stratojn, kiuj krome estas danĝeraj por promenantoj. Vojaĝante de Roterdamo norde al Harlemo aŭ de Harlemo al Amsterdamo, ambaŭflanke de la fervoja linio vi vidas akvon en fosoj. La lando estas treege plata kaj kuŝas sub la marnivelo, tiel ke rompo de akvomuro (digo) povus subakvigi la tutan landon.

En Britio oni opinias, ke la holandanoj ĝenerale estas romkatolikoj. Vere nur triono da ili estas katolikoj. Sed ĉi lastaj aparte organiziĝas en ĉiu sfero, tiel ke ekzistas apartaj romkatolikaj lernejoj kaj eĉ apartaj porlaboristaj sindikatoj.

La registaro planas nun konstrui novan digaron kaj sekigi la “Zujder-Zee”, fosigante du grandegajn kanalojn, por enfluigi kaj koncentrigi la marakvon. Tiu reakirota lando senlaborigos la antaŭajn fiŝistojn; ĉi tiuj eble fariĝos paŝtistoj aŭ bulboplantistoj, kiuj kulturas por eksterlanda eksporto. La nove kreata lando nomiĝas “polder”. Tiaspeca regiono ekzistas jam inter Harlemo kaj Amsterdamo, nomata Harlemermeer.

La meza salajro de l’ laboristoj estas 35—45 guldenoj semajne (= 14—18 dol.) kaj la laboro plej ofte estas kompensata monate, ankaŭ la pago por pensiono, kiu kostas 60—80 guld. monate (24—32 dol.). Kompare kun laborista nivelo en Londono, la holandana vivnivelo estas sufiĉe alta.

Karbo transportiĝas laŭlonge la kanaloj kaj rekte ĝis la domoj. Por hejti fornon, oni ĉie uzas torfon, t. e. sekigita karbotero. Ofte ses ŝarĝoboatoj kun karbo iras kunĉenite.

En la lando laboras multaj germaninoj kiel servistinoj. Ili enmigris dum la postmilita inflacio, kiam en Germanio estis malfacile aĉeti vivbezonojn pro prezalteco. Por sin distri la holandano aŭ eniras bierejon aŭ, plej ofte, restas hejme kaj tiel trankvile vivas, aŭskultante radion aŭ babilante pri nenio, ĉar interesaĵoj mankas.

La arkitekturo por la novaj domoj estas tre fantazia. La klasika holanda domo montras ŝtuparan tegmenton; pro la marĉa grundo la domoj pleje estas nur 2-etaĝaj. Sed lastatempe aperis domoj kun plata tegmento. La fame konataj ventmueliloj grade estas anstataŭigataj per akvostacioj. Ili funkcias elpumpante akvon el subtero en la altan maron ekster la digoj. Pro la marĉa grundo la loĝantoj portas lignajn ŝuojn.

La klimato estas malsaniga kaj multaj homoj suferas pro tuberkulozo kaj somere pro malario, kiu venas de la nemoviĝema kaj malfreŝa kanalakvo. Ankaŭ la homoj kutimas malmulte manĝi dumtage kaj ĉefmanĝas vespere je 18-a horo.

Holando estas tre riĉa lando. Ĝi havas koloniojn ampleksajn en Orienta Hindio (insularo), de kie venas tabako, spicoj, oleo kaj kaŭĉuko. Krom tiuj posedoj oni devas konsideri, ke granda elcento de l’ loĝantaro estas brutbredistoj aŭ florkulturistoj, tiel ke ne ekzistas klasekspluatado ĉe larĝa tavolo kiel en tipe kapitalista lando.

Kvankam nemoviĝema laŭ temperamento, la junularo interesiĝas ĉefe pri du aferoj: kontraŭmilitserva movado kaj eksterurb-marŝado al kamparaj domoj (naturamikaj). Ambaŭ movadoj submetiĝas socialdemokratan influon. Senlaboreco kaj domaĉoj ankoraŭ ekzistas en la ĉefurboj. La senlaboruloj faras protestmovadojn kontraŭ deviga laboro ĉe konstruado de vojoj. Pro deviga militservo la senlaborularo estas proporcie pli malalta ol en Anglio.

Por subteni la troan soldataron kaj policon kune kun ekleziuloj (ĉe lernejoj), la imposto por la laboristoj estas sufiĉe grava. Plej grandan imposton devas pagi fraŭlo, ĉar la registaro volas, ke li edziĝu kaj produktu soldatojn estontajn. La salajro estas impostata, se ĝi superas 40 guld. monate. Tio estas tre malalta nivelo kompare kun pensionkosto de 60—80 g. monate.

Ĉar la lando estas tiel ebena, ĝi estas ideala por la biciklistoj. Preskaŭ ĉiu homo biciklas ĉi tie. — La registaro ne permesas diskutojn publikajn, tial la holandano ne havas iun specialan ideologion. Ĝenerale la homoj estas reformemaj kaj filantropoj; ili emas helpi al senlaboruloj, sed tiu inklino miksiĝas kun katolika religiemo. La grupa vivo ekzistas ĉe ĥoroj, kiuj estas multe partoprenataj.

Ankoraŭ ekzistas multaj malgrandaj butikistoj. Grandskala industrio ekzistas nur en unu aŭ du lokoj, i. a. ŝipkonstruado, elektrolampa industrio, presejoj, petrolvendo pogranda kaj unu- du grandaj magazenoj. Pro religia disdividiĝo ĉe la sindikatoj kaj pro manko de grandindustrio la komunista vidpunkto pri socia regado de l’ proletaro ankoraŭ ne estas tre disvastigita. Por tia mal-

[BILDO p.4 | 66,50,92,76] Foto de malnova renesanca konstruaĵo kun ornamitaj ŝtupaj gabloj kaj alta tegmento. Subskribo: Harlemo, Viand-Halo.

granda lando ekzistas tro da gazetoj; oni trovas ekzemple tri specialajn gazetojn por la turisma movado, unu por la neŭtrala, unu por la laborista kaj unu por la katolikoj, kiuj ĉiam aparte organiziĝas¹.

En ĉiu provinco la homoj vestiĝas laŭ aparta maniero, precipe la virinoj

¹ Ankaŭ la policanoj fakiĝas laŭ sia religia kredo, same kiel la esperantistoj. Sed ĉe manifestacioj de senlaboruloj ekz. katolikaj policanoj ne hezitus levi la bastonon kontraŭ la kapo de samkredano organizita eble en katolika sindikato.

akvo kaj pan-provizo. Tute lacaj, rompitaj, senesperaj ni trapasis duonan tagon (la daton ni ne sciis), kiam ni subite vidis malproksime iujn figurojn. Tio estis la kamelkaravano iranta el Herat (Afganio) tra Turbat-i-Haidari al Niĉapur kaj Kuĥan. Ni estis savitaj.

Nia ĝojo freŝigis nin. Ni luis tuj du kamelojn kaj post du tagoj atingis la perditan kaj malbenitan Niĉapuron. Tie ni trovis okaze aŭtomobilon kaj post ok horoj finfine atingis la “sanktan” urbon Meĥed. Ĝi estas nomata “sankta”, ĉar tie estas entombigita la mahometana apostolo Imam Riza. Ĉiujare vizitas tiun urbon miloj da mahometanaj filoj por savon plu ni havos, des pli ke finiĝis nia akvo kaj pan-provizo. Tute lacaj, rompitaj, senesperaj ni trapasis duonan tagon (la daton ni ne sciis), kiam ni subite vidis Mahomed Kerim.

Tiel ni vojaĝis el Teheran ĝis Meĥed dum ĉ. naŭ tagoj, sen ripozo, malsatante, parte maŝine, parte piede kaj fine per kameloj. Al neniu mi konsilas fari tiun vojaĝon en “mirinda kaj bela Oriento”, ĉar de la vivo al morto en tiuj vojoj estas nur unu paŝo.

El Meĥed ni devis turni nin al Ŝarifabad, Turbat-i, Khaf, Birdjand, Neh, Dusdab, de kie oni vagonare povas atingi Kuetta (Beluĝistano), kaj Kandahar en Afganio.

SAT-ano, Ŝarif-abad.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 289

aspektas mezepokaj kun blankaj ĉapeloj kaj or-ornamaĵoj por la oreloj, ankaŭ lignaj ŝuoj. La edukado estas tre bona. La infanoj vizitas ĝis la 16-a jaro la lernejon. Ili lernas francan kaj germanan lingvojn de 12-a—14-a jaroj kaj anglan de 14-a ĝis 16-a. Laborista eduka movado estas ankoraŭ malforta, sed kreskas. Por montri ĝian agadon, mi citu; ke dum la vintro ĝi luis plej grandan salonon 3-foje por montri 3 rusajn filmojn en Harlemo, kaj la salono ĉiufoje estis plenplena. Tamen ĝi ne aranĝas kursojn, kiel faras la Angla lab. kolegio de edukado.

Kune kun la bankoj usonaj kaj britaj tiuj de Nederlando okupas la unuan rangon rilate al sekureco. Kvankam ekzistas multaj etaj komercistoj, la kredito de la lando estas centrigita en 5 bankoj kun sama kapitalo de 675 milionoj da dolaroj. El tiu kapitalo almenaŭ 30% estas tuj redoneblaj, dum kompare la Londonaj bankoj povus je tuja postulo redoni nur ĉ. 6½%.

I. F. (3398).

LEIPZIG

Informoj pri la historio de la germana fervojo kaj la Leipzigaj stacidomoj

La trafikiloj, kiuj nuntempe transportas pli rapide ol antaŭe de malproksime la homojn por intervidiĝi, kongresi ktp. al diversaj lokoj aŭ landoj, ankaŭ ĉi-jare transportos multajn K-dojn al la Leipziga kongreso. Sen la moderna trafikilo (fervojo), kiu ĝis hodiaŭ estas la plej grava institucio en ĉiuj landoj, la homoj ne povus tiel rapide kolektiĝi, interŝanĝi, aranĝi iun ajn aferon.

[BILDO p.5 | 8,37,45,54] Bird-perspektiva foto de granda stacidomo kun longaj kovritaj kajhaloj kaj la urbo malantaŭe. Subskribo: La ĉefstacidomo en Leipzig, la plej granda en Eŭropo

La unua germana fervoja pioniro Frederiko List kaj lia helpanto Gustav Harkot (por ambaŭ la fervojistoj starigis monumenton en la proksimo de la Leipziga stacidomo) donis al ni la bonan ilon, kiun siatempe la homoj ne sciis taksi.

Fr. List batalis kontraŭ la samaj malhelpoj kiel la unuaj pioniroj por progreso celanta unuecon en lingvoj, iloj kaj aliaj aferoj. Sed la progreson neniu povas haltigi, la fervojo disvastiĝis en ĉiuj landoj kaj terpartoj kaj hodiaŭ ne estas eble ekzisti sen ĝi.

En ĉiuj landoj oni postulas reformojn, la trafikaj necesoj kaj aliaj aferoj postulas kongresojn je la intereso de la fervojo, por krei internacian fundamenton por la administraj kaj organizaj aferoj. Tio, kio antaŭ jardekoj estis kontraŭbatalata, nun devas esti plibonigata kaj pli racie aranĝata, ne nur je nacia, sed ankaŭ je internacia skalo devas esti farataj interkonsentoj.

Multaj K-doj (precipe fervojistoj) scias pri la evoluo kaj historio de la fervojo en sia kaj en aliaj landoj, ili scias pri la malhelpoj de la tiamaj kontraŭuloj ktp. Sed la tempo progresas kaj venkas. En la jaro 1835 oni povis transdoni la unuan germanan fervojon inter Nürnberg kaj Fürth al la publika trafiko. La dua fervoja linio (parto de projektita fervojo inter Leipzig kaj Dresden) inter Leipzig kaj Borsdorf estis transdonata en la jaro 1837. Fondiĝis diversaj fervojaj kompanioj, kiuj konstruis kaj disvastigis siajn entreprenojn en diversaj regionoj. Tiuj kompanioj konstruis stacidomojn ktp. sen iu ajn kontakto kun la najbaraj kompanioj; komuna regulo pri la trafiko ne ekzistis, nek por la vojaĝantoj, nek por la interesitoj.

Iom post iom la ŝtatoj aĉetis la plej gravajn fervojojn, plibonigis, reformis ilin, kaj hodiaŭ nur malmultaj fervojaj kompanioj ekzistas. Ankaŭ en Leipzig estis diversaj fervojaj kompanioj; ili konstruis stacidomojn en la interna urbo, kiuj estis malhelpoj por la pli kaj pli ampleksiĝanta trafiko. En la parlamentoj oni postulis la forigon de la stacidomoj el la interna urbo kaj anstataŭigon per unu granda.

Post diversaj diskutoj inter la ŝtatoj, fervojoj ktp. oni akceptis en 1908 la planon por la nova stacidomo je la sama loko, kie staris tri malnovaj. La milito iom malhelpis ties finkonstruadon, sed en la jaro 1916 la lasta laboro ĉe la plej granda stacidomo en Eŭropo estis finita.

En tiu ĉi ĉefstacidomo certe multaj Leipzigaj esperantistoj kaj simpatiantaj laboristoj akceptos vin. Aranĝu, preparu vian vojaĝon al la germana laborista-centro.

★

TAGO EL MIA VIVO

Mi estas 24-jara kompostistino. Ĉiumatene mi ellitiĝas je la 6-a horo, surmetas laborveston kaj ordigas mian litaĵaron. Fininte ordigon de mia ĉambreto, mi purigas miajn dentojn kaj lavas mian vizaĝon kaj laste aranĝas mian hararon. Tuj poste mi iras al la laborejo, kiu troviĝas tre proksime de mia loĝejo. Tial mi bezonas nur kvin minutojn piede por atingi la laborejon. La laboro komenciĝas ĝuste je la 7.30-a h. Mi neniam manĝas matenmanĝon, sed nur trinkas tason da teo. De la 7.30-a h. ĝis tagmezo mi laboras starante. Tagmeze mi havas 30 minutojn da ripozo por tagmanĝi. Kiam la montrilo de la horloĝo montras la dekduan horon, mi ĉesas labori kaj kuras al publika manĝejo, kiu sin trovas proksime de la laborejo. Por tagmanĝo mi bezonas dek minutojn kaj dum la restantaj dudek minutoj mi legas ĵurnalon kaj iafoje skribas leteron.

[BILDO p.5 | 73,20,90,40] Portreto de juna japanino en kimono kun larĝa zono, staranta apud seĝo.

De la 12.30-a komenciĝas dua laborperiodo, kiu daŭras ĝis 17.30-a vespere. Ĉiutage mi laboras dek horojn kaj malofte havas kromlaboron de du ĝis kvar horoj. Kiam mi forlasas mian loĝejon matene, mi kuraĝe paŝas kun reprenita energio, sed post dek horoj da laboro mi revenas hejmen kun nevigla korpo pro troa laco. Je la 18-a vespere mi jam estas en mia ĉambro, sed ofte mi vizitas bibliotekon, ĉar mia ĉambro estas malvarma pro manko de hejto. Sed la legoĉambro de la biblioteko estas sufiĉe varmigita.

En vespero de ĉiu mardo, de la 20-a h., mi partoprenas kunsidon de SAT-anoj, kiuj loĝas en aŭ ĉirkaŭ Tokio. Mi ĉiam ĉeestas la kunvenojn. En tiu ĉi kunveno ni legas “Ŝtato kaj Revolucio” po 3 aŭ 4 paĝoj unufoje, en la lasta tempo, kaj post legado ni faras diskuton pri diversaj sociaj movadoj. Ok aŭ dek Gek-doj ĉiam kunvenas en tiu vespero.

Ĉiu sabatvespero estas al mi tre ĝojiga, kaj por legi aŭ skribi manuskripton, leteron kaj memorindan aferon mi sidadas ĝis la 24-a aŭ la 2-a de la noktomezo ĉe skribtablo, ĉar la sekvanta tago estas por mi tute libera.

Ĉiudimanĉe mi dormas ĝis la 9-a aŭ 10-a, se mi ne havas specialan aferon. Post ellitiĝo mi agas kiel ĉiutage kaj ĝis tagmezo mi lavas iom da vestaĵoj miaj. Posttagmeze de la dua kaj kvara dimanĉoj en monato mi havas kunvenon por studi nian lingvon, kaj trian dimanĉon posttagmeze estas kutima kunveno de nia grupo nomata “Klara Rondeto”, kies membroj estas ekskluzive virin-esperantistoj, kiuj loĝas en aŭ ĉirkaŭ la urbo Tokio.

Mia naskiĝloko estas gubernio Okajama, malproksime de Tokio. Por lernado mi nur sole venis al Tokio kaj tage mi laboras en presejo kiel kompostistino kaj nokte studas niajn lingvon kaj movadon. Miaj gepatroj kaj gefratoj kunloĝas en urbeto Okajama, kaj mi sendas iom da mono al ili ĉiumonate el mia malalta salajro por helpi ilian vivadon.

Hisano Mijake, Tokio.

[REKLAMO p.5] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POSTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

— paĝo 6 —

290 — SENNACIULO

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

El la laboro de sovetiaj virinoj

Karaj SAT-aninoj! La soveta potenco kaj komunista partio plenumas fortegan batalon por la sensklavigo de l’ virinoj. Depost la tago de sia fondiĝo la soveta potenco egaligis ĉiujn rajtojn virinajn kun tiuj de la viro, sed dume la eklezia kaj religi-etburĝa moraro en familio ankoraŭ alkroĉe tenas virinon en ekonomia kaj spirita neegaleco.

Entirado de la virinoj en socian vivon, jen la ĉefa tasko; organizado de l’ nova socia moraro sur principo de kolektivismo (komunaj manĝejoj, vartejoj, lavejoj ktp.) por sensklavigo de l’ virinaro.

Iom ni jam atingis, sed por estonto ankoraŭ restas ne malmulte da laboro. Retaro de institucioj por defendo de patrineco kaj infaneco jaron post jaro kreskas, atinginte nun en USSR nombron da 1838 ĝislernejaj institucioj, 6000 vilaĝaj infanvartejoj. Fondataj ĉe ĉiu klubo kursoj por studado de kudrado senpage donas al la virinoj ne nuran scion de kudrado, sed ankaŭ politikajn sciojn.

La soveta potenco, por liberigi la virinojn de l’ kuirejo, konstruas en laboristaj centroj “kuir-fabrikojn”, komunajn manĝejojn, lavejojn, sed dume ne tiomkvante, ke la tuta loĝantaro laborista estus priservata de ili.

Por plialtigo de l’ kultura nivelo virina laboras ĉiuj organizoj. Sendiula unio speciale organizas laboron inter virinoj, precipe inter dommastrumantinoj, organizante en komunloĝejoj, domoj-komunumoj, loĝej-kamaradaroj kontraŭreligiajn interparolojn, ĉelojn de gesendiuloj, kontraŭreligiajn rondetojn, kaj virinoj jam forlasas la traputrintan moraron religian.

Antaŭ unu jaro okazinta II. kongreso de laboristinoj kaj kamparaninoj, anoj de sovetoj, montris, kiom elkreskis la aktivularo de laborulinoj jam partoprenantaj regadon en la lando soveta. Nuntempe en laboron de urbaj kaj vilaĝaj sovetoj estas entiritaj 153 600 laborulinoj, t. e. en la sovetoj estas laboristinoj 21%, kamparaninoj 12%. 2 821 000 virinoj estas anoj de sindikatoj, t. e. 27% de l’ ĝenerala kvanto da sindikatanoj. En sindikataj gvidorganoj 9% estas laboristinoj (en 1923 estis nur 4%), en fabrikaj kaj laborejaj sindikatkomitatoj 19% estas virinoj. Konstante kreskas kvanto da virinoj en produktado; nun en industrio estas 771 000 virinoj.

Jam rimarkeblaj paŝoj estas faritaj por plikvalifikigo de laborulinoj. Nur dum la pasinta jaro estas plikvalifikigitaj 5000 virinoj; en profesiteknikaj lernejoj kaj kursoj lernis miloj da knabinoj, nun el konsisto de fabrikaj lernejoj 34% estas knabinoj.

Kooperativoj unuigas 3 milionojn da laboristinoj kaj kamparaninoj, ankaŭ laboristajn edzinojn. Kresko da virinkvanto en la komunista partio evidentigas iagradan politikan aktiviĝon: antaŭ 6 jaroj en la partio estis 8% da virinoj kaj nun 13%. Senĉese kreskas kvanto da laborist- kaj kamparan-korespondantinoj, kiuj per sia laboro disrompas ĉion malnovan kaj putran en soveta aparato sanigante kaj fortikigante ĝin.

Precipe forte frapas la okulojn plialtigo de l’ kulturnivelo inter virinoj de malgrandaj nacioj, kie estas efektivigata larĝa propagando (fare de l’ virinoj mem) por forigo de vizaĝkovrilo (ĉadra) — simbolo de sklaveco de l’ virino.

Plej grandaj malfaciloj estas renkontataj de ni dum enkonduko de nia soveta privirina leĝaro en soveta oriento. Sed nun ankaŭ en ĉi tiu flanko ni jam havas grandegajn rezultojn: 50 000 orientaninoj estas membroj de l’ sovetoj, centmil estis jam delegitinoj, analfabeteco meze de orientaninoj estas forigata.

[BILDO p.6 | 38,32,64,48] Grupo da virinoj sidantaj ĉirkaŭ longa tablo kun paperoj en klubejo. Subskribo: Moskvaj dom-mastrumantinoj en sia klubo

Unuvorte, kreskas kvanto da novaj virinoj scipovantaj batali por la rajtoj, trovantaj sian indan lokon en nova socio; greftiĝas novaj rilatoj al virino kiel al egalrajta kamarado. Jen estas niaj konkiroj post forigo de l’ carismo, kiu ĉiel malklerigis la virinon. Tiutempe la virino estis, kiel diras proverbo: “Kokino ne estas birdo, virino ne estas homo — al ŝi estis fermataj ĉiuj vojoj al la klerigo kaj al oficpostenoj. Sed nun ni vidas, ke la virino partoprenas kaj okupas gvidpostenojn en regado de l’ ŝtato kaj ankaŭ en industrio, kaj tial la virino defendas la sovetan potencon, kiu tutplene defendas virinajn interesojn. Vidante ĉirkaŭe kapitalistajn landojn, en kiuj la kapitalistoj furioze pretigas sin al milito kontraŭ USSR (fortega armado, konstruado de militŝipoj, murdado al niaj reprezentantoj jen en unu lando, jen en la alia, disrabado de sovetaj institucioj ktp.), multaj virinoj tute konscie aniĝas al militsanitaraj rondetoj, por esti pretaj ĉiumomente al la atako de malamikoj.

K-dinoj! malgraŭ grandaj atingoj ni havas vicojn da gravaj mankoj: ĉe ni estas ankoraŭ granda kvanto da analfabetoj kaj malklerulinoj, la malnova moraro kun siaj religiaj kaj etburĝaj superstiĉoj iafoje deflankigas kaj malheligas nin, ni ankoraŭ ne plengrade entiris laborulinojn en kooperativan laboron kaj fine, ni ankoraŭ malbone estas kunligitaj kun virinoj de landoj sklavigataj de l’ kapitalo; sed ankaŭ ĉi tiuj mankoj kun via helpo kaj kun helpo de gelaboristoj de l’ tuta mondo certe estos forigitaj.

Tial nia neprokrastebla tasko estas batalo por renversi la kapitalisman sociordon tute putran, sklaviganta gelaboristojn.

En nomo de laborulinoj-fervojistinoj de urbo Samara, V. Mironov (12 115).

Moralo en Nederlando

Feliĉe la ĉasteco estas savita en Nederlando. Denove la deputitaro montris sian “kristanecon”. Jen! Estis prezentata al la 2-a Ĉambro nova leĝo, laŭ kiu estos subtenataj mone de la ŝtato malsanuloj kaj naskontinoj. Bona socia aranĝo! Sed… granda parto de l’ popolo konsideris, ke estus nejuste, se ankaŭ needzaj patrinoj profitus de tiu leĝo. Alvenis petskribo (je la nomo de 80 000 virinoj), ke la leĝo estu tiel modifata, ke inter la patrinoj nur la “leĝaj” povu profiti el ĝi. 80 000 virinoj… precipe el kredulaj unuiĝoj, kiel Nederlanda Kristana Virinligo, Kristana junvirina asocio, Katolika asocio por protektado de junaj virinoj kaj knabinoj, Federacio de katolikaj virin-unuiĝoj, la Unuiĝo de fratina “helpo” ktp.

Tiuj virinoj opinias, ke kiam la leĝo jam antaŭe garantias al la needziĝinta virino monsubtenon en okazo de gravedeco aŭ nasko, oni subfosus tiel la ĉastan konscion de l’ popolo kaj ke tiel oni atakus la socian signifon de la leĝa edzeco. Sed senbezone timis la petantaro. La 2-a Ĉambro akceptis la tiel ŝanĝitan leĝon! Ree staras sola la neleĝe edziĝinta patrino, kiu ofte bezonas pli da helpo ol alia.

Tiuj, kiuj batalas por pli bona sociordo, sekve ne povas akcepti la nederlandan edzec-leĝon, tiuj ne ektimos pro tiu aranĝo. Sed la patrinojn, kies infanoj ne konas sian patron, denove la ŝtato direktas al la domoj por “falintaj” virinoj, al la aziloj por tiuj, kiuj pekis kontraŭ la nederlanda ĉasteco. Kaj la patroj? Eble ili estas anoj de kristana unuiĝo “por dio kaj patrio”, aŭ de “virinnobleco kaj vir-honesto”; ne estas la unua fojo, ke ekzistas rilatoj inter entreprenistoj kaj oficistinoj ktp.

Sed tiaj viroj estas “respektindaj homoj” kaj la “ĉastemuloj” nur trafas tiujn, por kiuj la vivo pro la senkonscienceco de l’ patro de l’ infano estas jam tro peza. Vere, la plejmulto da nederlandanoj havas ankoraŭ “severan” konvinkon. Virinoj tutmondaj! ni ĝis nun tute malsufiĉe agis por niaj rajtoj en la socio. Agu, por ke penetru en la kapojn de niaj kunulinoj iom da lumo, konvinku ilin, por ke la patrineco por ĉiu virino estu ebla kaj bela, ke ĉiu virino povu elekti la patron de siaj naskotoj, ke ŝi ne plu estu sklavigata de “ĉastaj” leĝoj!

(12 720)

NIA POŜTO

1380. — Via trad. en venonta Virina P.

12 028. — Via versaĵo aperos.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 291

Ĉirkaŭ la Diskutejo

Ĉe la konstato, ke ideoj esprimitaj en tre klara stilo povas tamen esti miskomprenataj, oni facile venus al konkludo, ke ĉiu parolo estas vana.

Vortoj! — bruo kaj konfuzo.

Jes ja, vortoj estas nur sensignifaj sonoj aŭ signoj, se la interparolantoj ne donas al ili la saman sencon. Kaj tio tre ofte okazas. Unu ekzemplon: kiam antropologo uzas la vorton r a s o, li donas al ĝi tute alian signifon ol tiu ĵurnalisto, aŭ tiu historiisto, kiuj parolas pri germana, franca, rusa ktp. rasoj. La unua bone scias, ke tiuj “rasoj” tute ne ekzistas. Kaj inter la fakuloj estas eĉ komprenite, ke klasigoj estas ofte nur konvencioj, objektive nepravigeblaj ĉiurilate.

Lingvistoj cetere asertas, ke sama vorto ne povas havi por du personoj a b s o l u t e la saman signifon. Ili plie argumentas, ke por la sama persono sama vorto eĉ ne havas tute la saman signifon en du malsamaj tempoj. Ĝi dependas de la momento, de la humoro, de la cirkonstancoj.

En ĉiu diskutado necesas do unue interkonsenti pri la preciza senco de la vortoj uzataj. Necesas ankaŭ, ke inter la diskutantoj ekzistu ia simpatio, ia sincera deziro kompreni. Anstataŭ tio bedaŭrinde ne malofte okazas, ke diskutantoj distordas, karikaturas la ideojn de la kontraŭuloj. Tiam regas ĉikanema spirito, ne sincera deziro pri interkompreniĝo.

Aliflanke, argumentado havas leĝojn. Ne estas permesite trudi konkludon el premisoj ne akceptataj de ĉiu diskutanto. Iu diras: ĉiu SAT-ano devas sur kultura kampo batali kontraŭ la kapitalismo; la kapitalismo ne povas ne esti imperialisma; sekve ĉiu SAT-ano devas ankaŭ batali kontraŭ la imperialismo. Kaj tiel sin trudas la konkludo de tiu ŝajne ekvilibra silogismo. Ĝi tamen estas plene sofisma, kvankam la du unuaj premisoj estas akcepteblaj. Sed la dua premiso ne estas s a m e s e n c a kiel la unua; ĝi rilatas nur al io akcesora, neĉefa. En tio kuŝas la sofismo.

Kion signifas batali kontraŭ la kapitalismo? Tio signifas, ke per organizado, postulado, strikoj aŭ revolucio la ekspluatataro rifuzas liveri plusvaloron al la ekspluatantaro; alivorte, tio signifas, ke la laboristaro batalas por akiri sian ĝustan parton el la riĉoj, kiujn ĝi produktas.

Batali kontraŭ la imperialismo ne havas tian signifon. Ekzemple, la batalo de la poloj kaj ĉeĥoslovakoj kontraŭ la aŭstria, germana, rusia (cara) imperialismoj ne rezultigis, ke la laboristojn el Ĉeĥoslovakio kaj Polio ne plu ekspluatas kapitalistoj. La rezulto estas, ke kapitalistoj ne plu utiligas la ŝtatan perforton de Aŭstrio, Germanio kaj Rusio, sed tiun de Ĉeĥoslovakio kaj Polio por preni plusvaloron de la tieaj laboristoj…

Por ke ĉiu leganto pli bone ekkonu malindan argumentmanieron, mi ankaŭ starigu alian sofisman silogismon: Ĉiu SAT-ano devas batali kontraŭ la kapitalismo; la kapitalismo por ekzisti bezonas nepre la helpon de la scienco kaj tekniko; sekve ĉiu SAT-ano devas kontraŭbatali la sciencon kaj teknikon.

Ambaŭ silogismoj estas nur ŝajne ekvilibraj; fakte ili lamas kaj ilia konkludo estas trompa.

Por ke diskutado utilu, ĝi devas okazi laŭ serioza kaj lojala maniero, kun la nura celo trovi veron. Sed estas multe pli facile argumenti demagogie. Per incita al la sentoj, per narkota al la saĝo oni pli facile ŝtelakiras aplaŭdojn…

Tian gloron ne celu SAT-anoj. Se la agitecaj rimedoj, uzataj kutime en politikaj bataloj, enplantiĝus en nia Asocio ĝi perdus sian vivcelon, siajn vivpravigojn.

Per agitado oni konstruas sur sablo; per edukado, sur roko.

E. L.

DISKUTEJO

Pri la programprojekto

Grava temo estas la problemo pri imperialismo. Regas pri tio granda konfuzo en ĉiuj laboristaj rondoj. Sed kial en “S-ulo” tro impliki la aferon? Kompreneble la povaj landoj rajtas ĉerpi naturajn riĉojn el sovaĝaj terpartoj. Sed ili ne rajtas sklavigi popolojn¹! Tio okazas, kaj tio estas la ĉefa punkto laŭ mia opinio.

Estas strange, ke la paragrafo pri superpartieco kaŭzas diskuton. SAT ne povas aparteni nek al soc.-dem. partio nek al kompartio. Tio ne signifas, ke SAT estas burĝeca. SAT laboras kontraŭ la burĝaj partioj kaj institucioj, sed por kaj kun la laboristaj. Proletaro — burĝaro. Jen la disiga linio. Sufiĉas. Punkto.

Trelleborgano (7987).

¹ Neniu sennaciulo deziras tion. Cetere, ĉu la proletoj en la “povaj landoj” ne estas ankaŭ “sklavoj”? La sennaciuloj opinias — prave aŭ malprave — ke nur la klasbatalo estas laŭcela. — E. L.

Korekto. K-do 12 714 sciigas nin, ke en sia artikoleto “Mobilizi”, aperinta sub “Diskutejo”, n-o 234, pĝ. 232, lin. 18 de malsupre en la 3-a kolono, li ne volis diri “ŝtelistoj”, sed “stelitoj” en la senco de stel-ornamitaj militaristoj.

“Mobilizi”

Ankaŭ en la kolonoj de “S-ulo” moviĝas fantaziuloj. Nu jes, ankaŭ ili rajtas vivi. Certe la propono pri nomsubskriboj estas bonintenca, sed kredeble senefika. Lastatempe la II-a Internacio sin okupis pri sendigado de petskriboj el ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de sia agadejo al la malarmiga komisiono, kiu kunvenis en Ĝenevo la 15. aprilo. Ĉu la kapitalistaj ŝtatistoj obeos al amasoj da paperoj kun petoj pri malarmado? Tute ne. Ili cedos nur antaŭ pli severaj faktoj. La sola granda pac-faktoro estas la internacia laboristaro unueca, solidara. Ĉu la socialistoj denove eliros por pafmortigi unu la alian kiel en 1914? Ĉu la laboristoj ankoraŭfoje oferos sian sangon pro la grandega mensogo pri la “patrolando”? La laboristoj devos ĝenerale kaj internacie ekstriki ĉe militokazo kaj turni la armilojn kontraŭ siajn subpremantojn. Tio estas la sola rimedo por malebligi denovan hombuĉadon. Sed multaj laboruloj ankoraŭ pensas laŭ nacieca kaj burĝa maniero, nutritaj de tiaspeca gazetlegado. Esperanto havas en paca celo grandegan taskon: interfratigi diverslandajn popolamasojn (ne nur trompemajn gvidistojn).

Trelleborgano (7987).

Eĥo de l’ Pariza Komuno en la cara Rusio

La grandioza obtuz-bruo de l’ glora Pariza Komuno trovis sian resonon ne nur en Okcidenta Eŭropo, sed ankaŭ en malproksima Rusio. La unua folio-alvoko sub titolo “Pendigilo, perioda folio S. Petersburg” kun subskribo de l’ verkinto “komunisto” estis presata jam meze de aprilo 1871. Ankoraŭ tri folioj aperis dum la dua duono de aprilo kaj la unua duono de majo. Ĝia eldonkvanto estis 10—12 po numero. Por disvastigi ilin, estis uzataj ĉiuj manieroj: per poŝto (en fermitaj kovertoj). Krom tio ili estis subĵetataj sur la ŝtuparoj kaj estis enŝovataj en serurtruoj de l’ pordoj.

Pri la komencita revolucio en Parizo, pri neceso komenci revolucion ankaŭ en Rusio, pri atako kontraŭ la ekzistanta ordo kaj potenco kaj pri starigo de l’ egaleco — ĉio-tio estis presita en la unua numero de l’ folio (13. aprilo).

La alvoko al la sanga venĝopuno, kiu nur povas konduki al la venko de l’ revolucio kaj pereo de l’ malnova ordo — estis presita en pluraj numeroj en artikolo “Kion ni volas?”

La alvoko subteni la revolucion komencitan en Parizo — lokiĝas en la lasta n-o (de 14. majo). “Estu nia modesta alvoko la komenco de tiu resono… elpaŝu al la batalo kontraŭ la ĉirkaŭantaj rabistoj… Al la armiloj! Al la armiloj!”

Kelkaj ekzempleroj de tiu folio estis liverataj eĉ en provincon, kiel ekzemple, al Rostov kaj Nijni-Novgorod.

N. Gonĉarov, oficisto en ampleksa fabriko en Lesnoj (apud Leningrado), estis la aŭtoro de tiuj folioj. Havante primitivan stablon, li mem kompostis kaj presadis ilin ĉe si. Sed tio ne malhelpis, ke la deko da folioj, kiujn permesis tiu primitiva maniero, estu bone legataj kaj klaraj.

Gonĉarov estis poste devigata forveturi Vilnon, ĉar la polico trovis lian postsignon. Sed en julio 1871 li estis arestata en la sama urbo.

“Pro presado kaj disvastigo de verkoj, kiuj celas veki malrespekton al la plej alta potenco kaj same celas veki al ribelo”, la apelacia juĝejo kondamnis Gonĉarov je 6 jaroj da punlaboro en fabrikoj, kaj post plenumo de l’ laboroj por ĉiama loĝado en Siberio.

Tiel la malnova ficara ordo agadis kontraŭ la unuaj hirundoj, la unuaj antaŭsignoj de l’ senevita proletara revolucio. Ni avangarduloj — SAT-anoj — ŝatas la memoron pri la gloraj komunanoj de Parizo kaj tiuj kuraĝuloj, kiuj jam tiam tuj ekkomprenis la signifon de l’ Komuno.

Estu ili senmortaj en nia memoro.

S. Kudrjavicki, Dnepropetrovsk.

— paĝo 8 —

292 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

MI ANKAŬ ESTAS ESPERANTISTO

La sekvanta rakonteto, kvankam ne eksterordinara, montras trafe, kiel esperanto konkiras al si cerbojn kaj korojn de l’ laboruloj, plenigas ilin per entuziasmo kaj fervoro kaj kreas bazon por definitiva venko. Red.

[BILDO p.8 | 10,30,24,45] Portreta foto de juna viro kun mallonga hararo, en malhela jako.

Mi estas 30-jara lignaĵisto, nuntempe senlabora. Esperanton mi komencis lerni en januaro 1928. Estinte ankaŭ senlabora pasintjare en la sama tempo, mi vagadis tra la kluboj kaj okaze ĉe l’ klubo de fervojistoj mi renkontis surskribon: “Rondeto de esperantistoj”. Mi eniris ĉambron kaj venis ĝuste al ĵus malfermita kurso. Mi aliĝis al la lernantaro kaj scivoleme komencis lerni la internacian lingvon, kiu sonis por mi tre larĝe kaj alloge. Mi ne kredis ĉe la unua leciono, ke la lingvo estas tiom simpla kaj facile lernebla. Sed vizitante plue, mi konvinkiĝis, ke ĝia scio estas tre facile akirebla por ĉiuj, ĉar ni jam post 2—3 lecionoj povis skribi, legi kaj paroleti. Mia ĝojo kreskis kun ĉiu tago, pro tio ke ni baldaŭ povos interparoli kun la tuta mondo. Sed kiom mi estis miregigita, kiam mi eksciis, ke la lingvo ekzistas jam 40 jarojn! Kie ĝi estis, la trezoro? Kial ĝi ne estis uzata de l’ Proletaro, al kiu ĝi laŭ rajto apartenas? Poste mi al mi klarigis, kie ĝi estis.

Do, mi daŭrigis la studadon. Post 2 ĝis 3 semajnoj ni jam komencis korespondi kun eksterlando. Kiom granda estis nia ĝojo, kiam ni povis kompreni per unu fojo germanojn, francojn, anglojn kaj aliajn. Ni eĉ havis okazon interparoli kun unu viva Latva esperantisto, kiu vizitis nin printempe.

Ni plue perfektiĝis. Kelkaj el ni jam SAT-aniĝis. Ni abonis “S-ulo”n; per ĝi ni interrilatas kun la tuta mondo. Rigardo nia sereniĝas kaj hela radio de lumo atingas nin.

Subite nin, dum tute hela serena tago trafis fulmotondro, farita de iuj sufiĉe aŭtoritataj rusaj K-doj, kiuj parolis kontraŭ esp-o (“S-ulo” 224). Konsternitaj ni kelkaj Gek-doj ne tre baldaŭ rekonsciiĝis, ĉar niaj lokaj esp. gvidantoj ankoraŭ iom tondris: ke necesas lerni naciajn lingvojn… Okaze de tio mi sentis grandan doloron. Mi opiniis, ke la karan lingvon oni denove entombigos por kelkdekoj da jaroj. Sed nun mi komprenis, ke ĝi ne estas entombigebla, ke ĝi nur komencas eltombiĝi. Multaj laboristoj ankoraŭ ĵus komencas ekscii pri esp-o. Sed kiam ili ekposedos ĝin, ili jam ne povos ĝin forĵeti, ĉar ĝi estas la plej fidela ilo por interkompreniĝo. la plej simpla por ellerno, la plej necesega por sindefendo de l’ tutmonda Proletaro. Ekzemple, mi tuj ĵuras, ke mi neniam forlasos esperanton, dum mi estos viva. Mi ĉiam, laŭ miaj povoj, penos disvastigi la karan lingvon, mi ĉiam penos transdoni al miaj samsortanoj-laboristoj la ideon, kiun mi tiel profunde ekamis.

Atestu la artikoleto tion, kion mi ĵus diris, por ke mi neniam forgesu la ĵuron! Mi jam gvidas du rondetojn, el kiuj mi nepre varbos kelkajn K-dojn. Tion mi proponos fari al aliaj K-doj responde al kontraŭuloj de esperanto.

Mi estas esperantisto!

L. Artemjev (12 685), Samaro.

Radio-rubriko

Antaŭ longe nia “S-ulo” havis “Radiopaĝon”. Ŝajne ĝi naskiĝis antaŭtempe, almenaŭ ĝi ne vivis longe. Tamen la radiomovado estas por ni, esperantistoj kaj SAT-anoj, treege grava. Radio estas unu el tiuj teknikaj atingoj, kiuj evidentigas la neceson de mondolingvo kaj helpas al ties enkonduko. Aliflanke, multaj SAT-anoj posedas radioricevilon kaj interesiĝas pri esp. elsendoj, pri esp. propagando ĉe radiostacioj ktp.

Necesas do Radiorubriko en “S-ulo”. Tia rubriko ne estu teknika. Ĝi ne enhavu tion, kion ni ankaŭ povas trovi en nacilingvaj radiogazetoj. Ĝia karaktero estu esperanta. Ĝi devos regule informi pri esp. elsendoj de diverslandaj stacioj. En ĝi ni priparolu metodojn kaj rimedojn de esp. propagando ĉe radiostacioj. Eble ni en ĝi eĉ povus publikigi la en la tutmonde komprenata lingvo “muziko” elsenditajn programpecojn de stacioj, pri kiuj eŭropaj radiogazetoj ne donas informojn. Plie la K-doj, kiuj prizorgas la esp. aranĝojn ĉe radiostacioj povus en ĝi raporti pri siaj spertoj, pri la de la koncernaj stacioj ricevitaj esp. korespondaĵoj ktp.

Estas evidente, ke la redaktoro de “S-ulo” ne povos redakti tian rubrikon. Necesas trovi kompetentan K-don, kiu povos kaj volos prizorgi ĝin. Tial mi petas ĉiujn K-dojn, kiuj interesiĝas pri ĉi tiu afero, konigi al mi sian opinion.

G. P. de Bruin, Twekkelerweg H 187 g, Lonneker (Nederlando).

Skribu al radio-stacioj!

Sendube la radio-stacioj pli multe emus akcepti esp. on en siaj programoj, se ili ricevus pli da petoj pri tio el eksterlando. Tial ĉiu radioamatoro regule sendu tiajn petojn al la radiostacioj. Plej bone estus, ke ĉiu grupo komisiu al unu el siaj membroj, kiu posedas ricevilon, plenumi tiun taskon. Se ĉiu grupo en ĉiu semajno unufoje skribus jen al unu jen al alia stacio, tre bona kaj utila laboro estus farata. Kaj la elspezoj por la grupo ne estus tre grandaj.

Aliflanke estas nepre dezirinde, ke la stacioj, t. e. iliaj esp. perantoj, respondu, ĉu senpere, ĉu per la esp. gazetoj, al la skribintoj. Nuntempe i. a. la stacio Moskvo ofte petas al la aŭskultantoj skribi al ĝi, sed ŝajne neniam respondas al iuj petoj! Tia ne estu nia konduto!

[BILDO p.8 | 65,30,90,57] Foto de du-etaĝa domo kun kruta tegmento, granda pinarbo kaj gazono antaŭe. Subskribo: La konstruo (oficejo kaj studejoj) de la Asocio de Laboristaj Radio-amatoroj (VARA) en Nederlando. (Vidu en “S-ulo”, n-o 229.)

Radio-amatoroj aŭskultu la elsendojn de la Asocio de Laboristaj Radio-amatoroj (VARA, Hilversum, ondo 1071), ĉiusabate post la 20.40-a kaj dimanĉe (ĉiudusemajne) de 18.40-a ĝis 20.10-a (MET) kaj ne forgesu skribi al VARA, Postbus 50, H i l v e r s u m, Holando, petante disaŭdigon de ĝiaj programoj en esperanto.

Kelkaj demandoj

  1. Antaŭe la radio-stacio en Moskvo (1450 m) aŭdigis je la 23-a horo (MET) 12 batojn de horloĝo-sonorilo kaj melodion de Internacio. En Nederlando (eble ankaŭ alilande) multaj K-doj ĝoje aŭskultis tiun “noktsaluton” el Sovetio. Lasttempe oni nur aŭdas la 12 sonorilbatojn, sed ne plu la Internacion. Ĉu oni ne plu elsendas ĝin?

  2. Ĉu la radio-koncerto je 21. 1. 1929 anoncita en “S-ulo” n-o 223 ne okazis? Ni aŭskultis, aŭskultis, sed aŭdis nur ruslingvajn paroladojn. Ŝajne ankaŭ aliaj nederlandaj K-doj ne aŭdis ĝin, ĉar la gazeto “De Tribune”, kiu plurfoje anoncis la elsendon, neniam enhavis raporteton pri ĝi.

Skribinte al Poŝtkesto 701, Moskvo, mi ne ricevis respondon.

  1. Ĉu Moskvo ne plu elsendas esp. lecionon kaj esp. resumon de la semajna programo? Oni bonvolu informi!

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 293

Pri la aŭdeblo de sovetiaj stacioj

Multaj K-doj radio-amatoroj precipe interesiĝas pri sovetiaj stacioj. Ni reciproke informu nin pri ties aŭdeblo. Loĝante en orienta parto de Nederlando, mi ricevis per 3-lampa aparato Moskvon (nun multe ĝenatan de Varsovio — 1400 m.), Leningradon (ŝajne ĝenatan de telegrafiaj signaloj), Minsk (malforte) kaj ŝajne alian stacion, kiu elsendis dum januaro-februaro lundon vespere kurson pri angla lingvo. La instruinto finis per la vortoj “good night, comrades“. Kiu estas ĉi lasta stacio? Ĥarkov-on mi ĝis nun ne aŭdis; verŝajne Königswusterhausen (1650 m.) malebligas ĝian ricevon.

G. P. de B.

Minska Radio-Stacio

Minsk, Universitetskaja 16, ondlongo 649,6 m., disaŭdigos en majo jenajn paroladojn:

M a j o

  1. 20.15—20.45 h. Unuamaja koncerto k parolado;
  2. 20.15—20.45 h. Blankrusia teatro;
  3. 20.15—20.45 h. Esperanta Radio-gazeto;
  4. 20.15—20.45 h. Sporto en USSR.

Rap. Dim. Snejko.

FAKAJ KUNSIDOJ

dum la 9-a SAT-Kongreso

Ĉu ĉiu K-do atente studis la unuan alvokon rilate fakajn kunsidojn, kiu aperis en n-o 236 de “S-ulo“? Ni ripetu, ke la K. K. penos, tiel aranĝi la fakajn kunsidojn dum la 9-a SAT-Kongreso, ke ĉiuj fakoj havu okazon, detale diskuti siajn specialajn demandojn. Zorgu, ke ne nur SAT-anoj, sed ke partoprenu tiujn fakajn kunsidojn oficialaj reprezentantoj de laboristaj organizoj neesp-istaj. Senprokraste diskutigu tiun demandon en viaj organizoj k atentigu, ke post kelkaj semajnoj vi ekscios pliajn detalojn pri tiuj kunsidoj.

Kongres-Komitato de l’ 9-a SAT-Kongreso.

Junulara fakkunsido

SAT-junularo de Leipzig speciale alvokas la junularon en ĉiuj regionoj, grandamase partopreni la 9-an SAT-Kongreson. Merkredon, la 7-an de aŭgusto, okazos en popoldomo fakkunsido de la SAT-junularo. Kiu intencas partopreni tiun fakkunsidon, jam nun interrilatu kun K-do Rudi Hofmann, Landsberger Str. 28, II, r., L e i p z i g N 22 (Germanio). Informojn vi ricevas kontraŭ aldono de respondkupono internacia; germanianoj kontraŭ afranko.

SAT-junularo Leipzig.

Fakkunsido de liberpensuloj

okazos merkredon, la 7-an de aŭgusto, en popoldomo de Leipzig. Ĝin partoprenu i. a. oficialaj reprezentantoj de liberpensulaj organizoj. La “Liberpensula Sekcio de SAT“ petas, sendi demandojn k proponojn al: K-do Kurt Klaps, Karpfenseigen 12, D a n z i g.

K u r t K l a p s.

Sukcesigu nian 9-an

La antaŭlaboroj por nia 9-a jam vigle progresas. Jen ni reproduktas poŝtkarton, eldonitan de la Kongresa Komitato. Ĝi estas farita per foto-presado kaj aĉetebla ĉe K-do Walter Kampfrad, Löbauer Str. 35, ptr., L e i p z i g N 24.

[BILDO p.9 | 35,16,62,47] Kongresa poŝtkarto kun du fotoj: supre la konstruaĵo «Popoldomo Leipzig», sube alta konstruaĵo kun turo, flankita de du kvinpintaj steloj; malsupre la surskribo «9. SAT-Kongreso 4-10 Aŭgusto 1929».

Prezo: 6 ekz. 0.50 mk. kaj 14 ekz. nur 1.— mk. Profitu ĉi tiun favoran okazon propagandi nian 9-an, por ke ĝi fariĝu plej impona manifestacio por nia movado.

Antaŭkongreso en Breslaŭ

Ĉiuj Ge-SAT-anoj venontaj de oriento al la 9-a SAT-Kongreso, nepre restu 1—2 tagojn en Breslaŭ (germ.: Silezio). La SAT-anoj de Breslaŭ sciigas al ni jenajn detalojn:

La SAT-anoj alvenontaj vendredon (2. 8.) kaj sabaton (3. 8.) ĉe la stacidomo estos renkontataj de Breslaŭaj laborist-esperantistoj. La kunvenejo de la Antaŭkongreso estos la sindikata domo laborista. Sabaton okazos komuna vizito de la tombo de Lasal’ (kiu: certe al ĉiu K-do estas konata kiel pioniro de la laborista movado). Krome la Gek-doj vizitos bakejon de la konsumkooperativo “Vorwärts“ (Antaŭen). Sabaton vespere je la 16-a horo estos oficiala interrenkonta soleno kaj je la 20-a horo publika propagandkunveno poresperanta. Dimanĉon, la 4-an de aŭgusto, matene je 5.30-a horo komuna (karavana) veturo al Leipzig. La komuna veturo garantios profiton moralan k ankaŭ financan.

Neniu K-do do preterlasu la okazon, por partopreni la antaŭkongresan renkontiĝon en Breslaŭ. Anoncu vin por tiu partopreno jam nun ĉe: K-do Willy Thielking, Vorwerkstrasse 62, Breslau (Germanio).

KONCERNAS REFERENDUMON

Fine de aprilo ni dissendis la voĉdonilojn al la aktivaj membroj de SAT. Pro monŝparo ni aplikis ĉiajn eblojn de dissendo, parte ni sendis al la perantoj kolektive, parte al la membroj rekte. Ni petas niajn perantojn bone funkcii en ĉi tiu malgranda servo por la Asocio. Estas ankaŭ rekomendinde, ke la perantoj kolektu la voĉdonilojn kaj kolektive resendu ilin, ĉar per ĉi tiu procedo li mem ŝparus afrankon.

Ni akcentu, ke nur la a k t i v a j m e m b r o j, kiuj pagis sian nunjaran kotizon, t. e. por la jaro 1929, rajtas voĉdoni. Do, kiu ne jam pagis sian kotizon por 1929, tiu nepre tuj faru ĝin.

Donacoj al SAT kaj ĝiaj organoj

Fera Gvardio: Ĵeleznjakov (Samara) brikoj por dec., januaro, febr. k marto 4.— rubl.; Bajenov (Ĉita) por jan., febr. k marto 3.— rubl.

Municio: 5634 — 1 rubl.; 670 — 5 guld.; 7520 — 0.90 mk. g.; 2419 — 1.50 mk. g.; 1852 — 1 mk. g.; 10 085 — 1.50 mk. g.; 1896 — 3 rubl.; 4517 — 2.10 mk. g.; 7921 — 1 mk. g.; 710 — 1.50 mk. g.; 5327 — 31.79 rubl.; Nevola trompetinto — 10 rubl.

Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. K a m p f r a d, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

Pri organizado de kolektiva korespondo

Kun la rimarkigoj faritaj de K-do Boubou en n-o 229 de “S-ulo“ mi tutplene konsentas. Estas vere, ke niaj K-doj tute ne scias utiligi sian trezoron de eksterlandaj korespondaĵoj. Tiuj plej ofte post lego kuŝadas en iu angulo. Sed la publiko volas vidi la praktikan valoron de esp-o, nur poste ĝi konvinkiĝos pri neceso ellerni ĝin. Krome por ni, laboristoj, ne estas eble elspezi multon por afranki leterojn al eksterlando. Anstataŭ kun 20 landoj ni povas korespondi nur kun 5. La atentinda propono de K-do Boubou montras, kiel ni malkare sukcesus interrilati ankaŭ kun K-doj el la ceteraj 15 landoj.

Ni ne longe parolu, ni rapide agu! Mi proponas, ke ĉiu K-do, kiu per skribmaŝino aŭ per hektografilo povas multobligi cirkulerojn, arigu nombron da korespondantoj el diversaj landoj. Ĉiu rondano sendu nur unu leteron pri la koncerna temo al la multobliganta K-do, sed ricevu per cirkulero la kunlaboraĵon de multaj diverslandaj K-doj. Grave estas, ke “S-ulo“ kaj Esp-Servo ekhavu kopion de ĉiu cirkulero.

“Rondo de kolektiva korespondado serĉas por kunlaboro je komuna cirkulero korespondantojn en . . . pri . . .“ Tiaj anoncoj en la estonto neniam malestu en “S-ulo“. Ankaŭ tio estos “Nova paŝo antaŭen!“

G. Niĉe (3018).

— paĝo 10 —

294 — SENNACIULO

IX. KONGRESO DE FEO (FRANCIA LEA)

en St. Etienne

La Kongreso de LEA por franclingvaj regionoj (F. E. O.) okazis dum la paskaj tagoj en la Laborborso de Saint-Etienne (Loire). Partoprenis ĝin 44 K-doj. 14 grupoj estis reprezentataj. K-do Launay el Tours estis elektata prezidanto. 9 delegitoj de la kongresurbaj laboristaj organizoj alportis salutojn al la Kongreso. Post legado de multaj salutleteroj de alilandaj esp. organizoj, K-do Glodo, je la nomo de la estraro, prezentis la moralan raporton. Ĉi tiu montras malrapidan, sed senĉesan kreskon de la movado. La anaro nombris, en decembro 1928, 825 membrojn (lastjare 728), el ili 625 en Francio, dispartigitaj en 47 departementoj; 200 en Belgio; 1 en USSR. La svisa sekcio, malvigla, reorganiziĝis post interkorespondado kun K-dino Danneil (Ĝenevo). K-do Robert raportis pri la perletera kurso: 360 informpetoj trafis lin (295 en 1927), el kiuj rezultis 280 enskribiĝoj al la kurso aŭ libroaĉetoj. En Belgio tiu kurso ricevis 52 informpetojn, el kiuj rezultis 31 lernantoj. Perfektiga kurso per korespondo funkcias depost lasta majo. Enskribiĝis 65 lernantoj. Dum la jaro oni vendis 1388 ekz. de “Plena Racia Kurso“ (909 lastjare), 378 broŝ. “La Langue Internationale“ de E. Lanti (265 en 1927), 4800 ekz. de “Elementa Kurso“. La Prolet-Informservo, kiun gvidas K-do Chamarre, tradukis 113 informojn el la SAT-gazetservo. 180 enpresoj estis kontrolataj en 20 gazetoj (16 en Francio, 4 en Belgio; laŭtendence 5 komunistaj, 6 socialistaj, 5 sindikatistaj, 2 eksbatalintaj, 1 liberpensa). La financa situacio estas kontentiga. Aprobinte ĉiujn raportojn, la Kongreso debatis pri la Konvencio inter SAT kaj LEA de Göteborg kaj pri la proponoj de la Direkcio de SAT. La Konvencio estis aprobata. (La Pariza grupo aprobis ĝin kontraŭ 3 voĉoj.) Vigla debato okazis pri la prezaltigo de la Kurslibro, proponita de la estraro. Kelkaj grupoj kontraŭstaris la proponon. Post raporto al la grupoj en la Bulteno la estraro findecidos. La Kongreso ne opinias utile kreon de speciala bulteno por LEA samformata kiel “La Lernanto“ ĉe “S-ulo“, sed akceptas la afiŝ-proponon de la SAT-Direkcio. Post vigla diskutado oni decidis eldoni specialan flugfolion por disdoni la 1-an de majo. La estraro dankas la K-dojn, kiuj sendis unuamajan salutleteron. (Ĉi tiujn, kiuj trafis nin post la 9-a de aprilo, ni ne povis uzi por la flugfolio. Ni klopodos enpresigi ilin en gazetoj.) Rilate proponon de la grupo Grenoble pri propagando en studentaj rondoj la Kongreso opinias, ke ĝi estas antaŭtempa; la afero jam provita de la grupo Lyon ne sukcesis. Ni unue varbu instruistojn, kiuj sincere akceptus helpi al ni.

La grupo Vallauris proponis varban “verdan semajnon“ fine de aprilo. La afero estas prokrastita pro nesufiĉa tempo por organizado. La propono estas transdonita al la Direkcio de SAT, ĉar tia semajno povus esti tutmonda. La Kongreso diskutis pri rimedoj por vigligi la internacian korespondadon kaj peri al la lab. organizoj. Por instigi la membrojn, la Bulteno raportos pri la agemo de grupoj kaj K-doj.

La SAT-Jarlibro fariĝis debata temo: K-do Robert, direktanto de la koresponda kurso, timas, ke la decido aperigi en la Jarlibro nur la nomojn de l’ perantoj povos ĝeni la varbadon, ĉar multaj novuloj ŝatas vidi sian nomon en la adresaro.

La grupreprezentantoj raportis pri la agado de la grupoj. K-do Cachon estas reelektita kiel sekretario. La Kongreso komisiis la estraron elekti la venontan kongresurbon. La kongresanoj disiris kantante la “Internacion“.

[REKLAMO p.10] Ĉiu estu abonanto de La Nova Epoko — Monata revuo de SAT. Ĵus aperis la aprila kajero kiel liberpensa n-o, 32 paĝoj da valora literaturo. ENHAVO: KURT HUBRICHT: Esperanto inter la liberpensularo tutmonda. (Orig.) — J. BURGER: Ne kredo — sed scio! Vers. (Orig.) — JAK. OKUNEV: Novhomoj. Rakonto. El la rusa trad. N. Inc. (259). — KASTELANO: Risku pensi! Vers. (Orig.) — NIKOLAO RUMJANCEV: Pasko. Sciencartikolo. (Orig.) — N. V. NEKRASOV: Limoj de l’ Fantazio. Kritika skizo pri nova orginala romano de Teo Jung. (Daŭrigo.) — LEON BERGIERS: Literaturo kaj Epoko. — ERNESTO DREZEN: Historio de la Mondolingvo. (Tri jarcentoj da serĉado.) El la rusa lingvo trad. N. Hohlov, Ĝenerale redaktis N. Nekrasov. (5-a daŭrigo.) Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Prezo de unuopa n-o: 0,35 mk. g.

Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:

Bruxelles, konto n-o 227 848 ‘s-Gravenhage, konto n-o 142 084 Kobenhavn, konto n-o 14 938 Leipzig, konto n-o 6835 Praha, konto n-o 501 007 Stockholm, konto n-o 4268 Warszawa, konto n-o 191 335 Wien, konto n-o D.- 137 725 Zagreb, konto n-o 40 040 Zürich, konto n-o VIII. 15 929

En Paris funkcias sub la nomo de nia Asocio jena konto: C. 1234—22.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. La Socialista Junulara Internacio decidis dum sia 2-a Kongreso en julio en Vieno aranĝi publikan manifestacion por esp-o. Ĝi okazos 12-an de julio. Pri la preparaj laboroj zorgas ALLE. — Laŭ statistiko presita en “La Socialisto“ ALLE havas nuntempe 57 lokajn grupojn kun sume 1382 membroj. El tiuj troviĝas 20 grupoj en Vieno kun 584 membroj, 37 grupoj en la provinco kun 754 membroj, krome estas 44 izolaj anoj. Pliiĝo da membroj kompare kun antaŭa jaro: 277. — POLIO. Sosnowice. Ĉe T. U. R., asocio de laborista universitato, K-do 10 306 gvidas kurson laŭ “Petro“ kun 10 pers. — SOVETIO. Kiev. Nun en Kiev funkcias 18 rondetoj kun 225 anoj, i. a. ĉe lab. fakultato de medicina instituto, en N-a regimento, ĉe 3 pioniraj taĉmentoj, ĉe klubo de metiistoj, ĉe litfabriko, ĉe instituto de popola mastrumado. Ĉiusemajnaj radio-disaŭdigoj de “esp. bulteno“ venigis multajn leterojn kun demandoj, kritikoj, petoj ktp. Junkomunista gaz. “Juna Bolŝeviko“ havas regulan peresp. koresp. kun eksterl. junlaboruloj. Dum 1928 la redakcio sendis 181 k ricevis 82 let. el 20 landoj. Ĝi havas nun 12 konstantajn eksterl. koresp. k aliĝis al SAT. Aliaj kievaj gazetoj, kiuj havas m u l t p a g a t a n p o l i g l o t a n t r a d u k i s t o n, malpli favore rilatas al esp-o k ŝatas ĝin p r i s i l e n t i, eĉ uzante peresp-an materialon. 3. 3. granda ĵurnalo “Proleta Vero“ enpresis 82-linian interesan artik. de K-do Tulĉinski pri sukcesa peresp-a laboro de lab. korespondantoj el Dombala Tramprarejo [?]. Sed la red. akompanis ĝin per piednoto: “La laboro de domb. lab. koresp. estas atentinda k imitinda . . . Tamen la red. absolute konsentas kun la opinio de 4. konferenco de lab. k kamp. korespondantoj, ke anstataŭ por esp-o oni aranĝu la interligon per gepatra lingvo de l’ eksterl. laboruloj (per la germana, franca ktp.) . . . Do, peresp. laboro estas samtempe imitinda k evitinda! (T. Fedotov en “Bulteno“ CK SEU.)

Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo“.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 295

[BILDO p.11 | 7,6,35,12] Ornama kapvinjeto de la rubriko: malfermita libro kaj skribplumo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

La Juna Batalanto. Organo de la Internacia Katolika Junulara kaj Paca Movado. Eldonata de MOKA (Mondjunularo Katolika). Aperas dumonate. Eldona Kooperativo, Werl i. W., Hellweg 34 (Germanio). Abono jara: 2 mk. g. 24 pĝ. Form. 15×23½ cm.

Sub la sama titolo aperis 3 jarojn suplemento al “Katolika Mondo“ (Köln). Sed ĉar tiu lasta pro manko de subteno k ŝuldiĝo ne plu povas aperi, la junulara aldono ekaperas kiel memstara gazeto redaktata en katolika k pacifista senco. “Esp-o ne estas ĝia laborenhavo sed ĝia ilo k ĝia lingvo: Multe uzi ĝin, malmulte paroli pri ĝi! Ĝia ‘sankta afero‘ ne estas esp-o, sed la Dia Regno de la Paco.“ Tiuj vortoj enkondukas la revuon.

Verda Stelo. Revuo Esperantista. N-o 1. Jan./febr. Eldonejo: Heroldo de Esperanto, K ö l n, Brüsseler Str. (Germanio). Jarabono, por simpla eldono 0.80 mk. g., por luksa eld. 2.— mk. g. Form. 14×20 cm.

Por tiu ĉi revuo “Heroldo de E.“ faris dum sufiĉe longa tempo bruan antaŭanoncan reklamadon; sekve ni estis sufiĉe scivolaj atendante ekvidi seriozan konkuranton al nia “La Nova Epoko“. La unua kajero estas dumonata, k — almenaŭ niaj recenzekzempleroj ricevitaj — estas 8-paĝaj (sen aparta kovrilo). 8 paĝoj malgrandformataj por du monatoj! Enhavo: kelkaj poemoj, komenco de rakonto de Baghy, skizeto pri ŝipoj k aerŝipoj k kelkaj ilustroj.

Budapesta Internacia Foiro. Alkotmany utca 8, Budapest V. La foir-oficejo eldonis por sia maja foiro ĉi-jara grandan koloran afiŝon kun esp. teksto, krome multkolorajn varbfoliojn, sigelmarkojn, prospekton esp.-lingvajn. La oficejo komunikas, ke dum la foirtempo la limo estas transpaŝebla sen vizo, kiu poste estas ricevebla sur la foira teritorio je triona prezo; krome estas donata vojaĝa rabato. Div. esp. societoj el ŝtatoj ĉirkaŭ Hungario uzas la okazon por aranĝi por siaj anoj studvojaĝon al Budapest.

Printempa Foiro Frankfurt am Main. 14/17. aprilo 1929. Kiel ĉiujare, ankaŭ nunjare la foir-oficejo en Frankfurt a. M. eldonis bele presitan, ilustritan prospekton esp.-lingvan.

La Informanto. Adreso: H. J. Hoen, K ö l n 255. Hektografita (nevendebla) bulteneto por reguligo de internacia persona trafiko per esp-o, starigo de vojaĝoficejoj ktp.

Mondekspozicio Antverpeno 1930 por Kolonioj, Navigado k Flandra Arto. Admin.: Minderbroedersrui 17, Antverpeno (Belgio). Ilustrita prospekto.

Aŭstrio. Gvidfolio eldonita de Ministerio por komerco k trafiko, W i e n, 1929. Belege ilustrita prospekto kun detala geografia karto de Aŭstrio s e n p a g e h a v e b l a de Internacia Esperanto-Muzeo, Wien I, Annagasse 5. Niaj legantoj ne preterlasu la okazon por peti propagandcele tiun eldonon.

L’impérialisme et la décadence capitaliste (La Imperialismo kaj la dekadenco de l’ Kapitalismo) de P r i m u s. Eldonejo: L i b r a i r i e d u T r a v a i l, 96, quai Jemmappes, Paris (X). Form.: 12×19 cm. 62 pĝ. Prezo: 3 fr. fr.

Franclingvanoj legos kun intereso tiun broŝuron, kiu pritraktas tre aktualan temon. La aŭtoro, eminenta marksisto, kiu sin kaŝas sub pseŭdonimo, konkludas sian tezon per jenaj vortoj: “. . . oni ne povas serioze paroli (nuntempe) pri la dekadenco de l’ kapitalismo k ĉiutage antaŭdiri ĝian morton k putradon, ne igante sin abomeninda k ridinda. Ni ne devas semi iluziojn en la cerbon de la laboristoj. Nia devo, male, estas konigi k komprenigi al ili la realon.“

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo“:

L e M a t é r i a l i s t e, Bruxelles, marto, libera penso k esp-o, kremacio ktp.; G l o s Z a g l e b i a, Dabrowa, 17. 3., Socialismo en Islando (219/20); D r e s d e n e r V o l k s z e i t u n g, 6. 4. (noto pri lingvoj).

Represis el “La Lern.“:

L e T r a v a i l l e u r A l p i n, Grenoble, 6. 4. Let. de D. Izgur (feb.); L e T r a v a i l l e u r, Valence, 23. 3., Kiel mi fariĝis esp-isto.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

L’ H u m a n i t é, Paris, 13. 4., pri radio konc. Moskvo; S i g n a l e n, Stokh., 11. 4.; L a T r i b u n e, St. Etienne, 1. 4., 2. 4. (FEO-kongr.); D r e s d e n e r V o l k s z e i t u n g, 4. 3., 19. 2., 7. 3., 9. 3.; L a b o u r W o m a n, London, aprilo, rubriko: C i r k u l e r o d e F i l i n t e r n, Germana Sekcio.

Pri la SAT-Kongreso enpresis:

L e i p z. V o l k s z e i t u n g, 11. 4.; S ä c h s. A r b. – Z e i t u n g, Leipzig, 12. 4.

Peresper. materialon enhavis:

A r b e i t e r – Z e i t u n g, Frankfurt, 31. 1., 22. 3., 3. 4.; L e M a t é r i a l i s t e, Bruxelles, marto; K i e v a P r o l e t o, Kiev, 11. 4. (standard-interŝ.).

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Pavel Lipa, informas la Gek-dojn pri la nova adreso. Ĝi nun estas: H o c h ŝ t e t n o, zupa, XV. ĉ. 264.

GERMANIO

K-do Franz Sauer, Goedeke-Str. 19, D ö l l n i t z (Saalkr.), dez. koresp. kĉl. PI. Resp. garantiata.

K-do Hans Hempel, Schandauer Str. 43, D r e s d e n – 26, dez. koresp. kun vizitontoj de la fondota Mandolinista Internacio en Leipzig.

— 6 lernantoj dez. koresp. kĉl. L, PI. Adr.: K-do Fritz Soldanski, Grenzstr. 33, K a t e r n b e r g ap. E s s e n.

K-dino Katharino Uebel, Nürnberger Str. 45, F r a n k e n t h a l (Rheinpfalz), dez. koresp. kĉl.

K-do Fritz Riechert, Gabelsberger Str. 18, S t e t t i n, dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. L, PI.

— Gekursanoj dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, bfl. Skribu multnombre! Certe resp. Adr.: Johannes Köhler, Neugraben, 5, B a u t z e n i. S a.

K-do Karlo Hasenzahl, Mühlstr. 15, F r a n k e n t h a l (Rheinpfalz), dez. koresp. kĉl.

K-do Georg Günther, Elisabethstr. 4, F r a n k e n t h a l (Rheinpfalz), dez. koresp. kĉl.

K-do Otto Koth, Lennestr. 44, P o t s d a m, dez. koresp. kĉl. pri libertempvojaĝo al eksterlando.

— Kelkaj gelernantoj de popolaltlernejo en Comburg, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: “Popolaltlernejo“, C o m b u r g / S c h w ä b i s c h H a l l.

JUGOSLAVIO

Ni petas nun ne plu skribi al K-do Andrija Miŝak en Zagreb, ĉar li estas arestita kaj esplorserĉata.

LATVIO

K-do A. Kreisler (17 j.), L. Skolas iela, 4, T u k u m s, dez. koresp. kĉl. gejunuloj, L, PK, PI. Nepre resp.

NEDERLANDO

K-do N. van Gelder, Ruyschstr. 107, A m s t e r d a m (0), dez. koresp. kĉl. L, PK, PM. Tre ŝatus ricevi en konatiĝ-let. kelkajn PM.

SOVETIO

K-do Petro Gorŝkov, Krasnoflotskaja, ul. 5, kv. 11, N i j n i – N o v g o r o d, dez. koresp. kĉl. L, PI.

K-do A. Altŝul, Nanosnaja 3/9, D n e p r o p e t r o v s k, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

K-do J. Girjam, Komsomolskaja 56/13, D n e p r o p e t r o v s k, dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl. Resp. garantiata.

K-do N. Salganik, Pervomajskaja, 4, kv. 2, L e n i n g r a d, dez. koresp. kĉl.

— paĝo 12 —

296 — SENNACIULO

NIA POŜTO

9966. — Jes, ni povas informi vin rekte pri tia materialo; sed ni kutimigu la kunlaborantojn, ke ili sendu senpere al vi manuskriptojn por V. P.

9310. — Dume aperis via artikoleto; el la dua ni ĉerpos ion por “Jun. Pĝ.“.

3550. — Materialo ricevita; ni devas iom prokrasti, ĉar ni ricevis pli frue aliajn Pĝ.

Al kelkaj K-doj en Sovetio. Ni danke kvitancas ricevon de Unuamajaj salutoj al SAT-anaro, subskribitaj parte de multaj organizoj. Pro manko de loko estas neeble enmeti ilin en “S-ulo“. R e d.

Mono. — Multaj sendis al ni monon sen iu ajn informo pri la celo de la pago. Ni petas tuj informi nin, por ke finfine ni ankaŭ povu formeti ĉi tiujn aĵojn.

7349. — Ĉar ni ne jam ricevis vian monon flanke de SEU.

41. — Por Petro Jakut ni ne ricevis monon ĝis nun. Direktu vian plendon tien kien vi sendis la monon.

10 823. — Neniam ni sciigas adresojn de membroj aŭ abonantoj. La kaŭzon vi certe komprenos.

En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉ i a m citu vian membro-numeron

SOVETIO (daŭrigo)

K-do J. Pistunov, paravoz. master. medn. ceh., D n e p r o p e t r o v s k, dez. koresp. kun fervojistoj. Certe resp.

K-do V. I. Toporov, ul. Berdyŝeva, 8, V o t k i n s k, Ural. obl., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do D. Hruŝĉov, ul. Lenina, 25, N o v o s i b i r s k, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-do Nikolao Ermiŝev, Depo, s t. L e n i n a k a n, Zakavk. j. d., dez. koresp. pri soci-politikaj k. a. temoj kĉl.

K-do V. J. Ĉigak, P. O. B o r k o v i ĉ i, Polock. okr., dez. koresp. pri partia laboro, moraro, moralo, pedagogio, naturo, literaturo ktp.

K-do Nikolao Ŝitov, Poŝtkesto, 39, K a z a n, dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

K-do Nikolao Kotov, Kazonskij rajon, Kalikinskij poselok, K a z a n, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI.

K-dino Nadeĵda Lapŝina, Zelenaja Gora Zemlja Morozova, S e b a s t o p o l, dez. koresp. pri politik., ekonomiaj k. a. temoj. L, PK, kĉl.

K-do Nikolao Barmin, Str. de 9-a Januaro, 42, kv. 1, S e b a s t o p o l, dez. koresp. kun gefraŭloj el ĉl., interŝ. L, PI. Resp. garantiata.

K-do K. Gurov (studento-sportulo), Teĥnikum Fizkulturi, S t a l i n g r a d, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, sport-PI k sport-gaz. Resp. garantiata.

K-do V. Sinelnikov, Nezamoĵnaja 2/10, D n e p r o p e t r o v s k, dez. koresp. pri div. tem. kĉl. Resp. garantiata.

K-do S. Kuznecov, Moskovskaja, 37, kv. 28, L e n i n g r a d – 29, dez. interŝ. ilustritajn gaz., PI.

— Esp.-rondeto de ruĝarmeanoj dez. koresp. pri sociaj, laborkondiĉaj k. a. temoj kĉl. Nepre resp. Adr.: N o v g o r o d, Leningr. obl., Vojenyj Gospital, kursantu N. Johin.

K-do Berejkovskij, Klubo de Sverdlov, N i k o l a e v, dez. koresp. pri laboro de div. polit-grupoj en ĉl.

K-do A. Javorskij (29 j.), Aptekarskaja, 25, N i k o l a e v, dez. koresp. kĉl. pri lab., vivo, L, PK, PI, kĉl.

K-do I. Grjesikovskij (21 j., seruristo), Sovetskaja, 37, N i k o l a e v, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo k junul. movado, L, PK, PI, gaz., ĵurn.

K-do B. Rojtman (19 j., metalisto), Sovetskaja, 12, N i k o l a e v, dez. koresp. pri lab. vivo, L, PK, PI, kĉl.

K-do S. Slabov (19 j., seruristo), 5-a Slobodskaja, 101, N i k o l a e v, dez. koresp. kĉl. pri radio, junul. movado k. a. temoj.

— K-doj! Al gejunularo de Muztrudŝkola por esp. trisemajno sendu L, PK, PI, ĵurn. Resp. certa. Adr.: O d e s s a, Ostrovidova, 61, Muztrudŝkola.

— Fotoamatoroj dez. koresp. k interŝ. fotojn. Certe resp. Adr.: O d e s s a, Poŝtkesto, 1125, Foto-S. — Sendu viajn fotojn por ekspozicio!

— Por studo de geografio de eŭropaj landoj la lernantinoj de 6-a klaso petas sendi div. materialojn. Adr.: O d e s s a, Ostrovidova 61, Muztrudŝkola, 6-a klaso.

K-do S. Beneslavskij, Rajkom VLKSM, ul. Skoroĥodova, 19, L e n i n g r a d – 22, dez. koresp. kĉl.

[REKLAMO p.12] Fervojistoj! Aliĝu al “Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj“! Kotizo kun abono je monata organo “La Fervojisto“ 1 dolaro aŭ egalvaloro jare. La aliĝojn akceptas Administracio de SAT.

K-do Aleksandro Babinĉuk (komencanto), Budenogo-str. 40, O d e s s a, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, gaz. ktp. Resp. garantiata.

K-do P. Blajko (studento), D. P. S., n-o 3, kom. 38, Kloĉkovskaja, 1, Ĥ a r k o v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata.

K-do Semenov, Bol. Vatin per. 8, kv. 8, M o s k v o – 4, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI, PK, il. gaz. Resp. nepre k akurate.

K-do Boris Lugovskoj (studento), Lesoteĥnikumo, s t. P u ŝ k i n o, S. J. D. (Norda fervojo), Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Interŝ. L, PK, PI, nacilingvajn il. gaz.

Adresŝanĝo. — K-dino Aleksandro Anoŝkina (12 833), Krestjanskaja, 29, verĥ. S a m a r a (stratŝanĝo).

K-do Johano Litkin, Sverdlova, 53, B o g o r o d s k, Niĵegorodska gub., dez. koresp. kĉl., precipe kun junulinoj.

K-do Viktoro Salov (20 j.), Danilovskaja, 34, B o g o r o d s k, Niĵegorodska gub., dez. koresp. kĉl., precipe pun gejunuloj.

K-do Bazilo Kubonin, Moskovskaja, 11, B o g o r o d s k, Niĵegorodska gub., dez. koresp. kun radioamatoroj el ĉl.

K-dino Ludmila Sankina, ul. K. Libkneĥta, 42, B o g o r o d s k, Niĵegorodska gub., dez. koresp. kĉl.

K-do A. Maĉavariani, Kavŝirskaja, 3, T i f l i s – V a k e, dez. interŝ. PI, PM, kĉl. Resp. garantiata.

K-do R. Lorencson, Belinskaja, 26, T i f l i s, serĉas koresp-antojn en Azio, Afriko, Aŭstralio, centra k suda Ameriko, L, PI.

K-do Vladislao Gurĉin, St. Udelnaja, Kropotkinskaja, 18, kv. 7, L e n i n g r a d, dez. koresp. kĉl.

K-do S. Loĥmaĉev, Fontanka, 36, kv. 26, L e n i n g r a d, dez. koresp. pri literaturaj temoj kĉl.

[REKLAMO p.12] Gelaboristoj esperantistaj! Organizu en viaj fabrikoj kolekt. sendadon de unuamajaj salutleteroj al Kapitanovkaj laboristoj en sukerfabriko. Pruvu, ke esp-o estas taŭga interligilo por tutmonda proletaro. Adr.: Kapitanovka, Ŝevĉenkovsk [?] okr. USSR, Zavkom.

[REKLAMO p.12] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

[REKLAMO p.12] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta — Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. —o— Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. Havebla ĉe Administrejo de SAT.

ENHAVO:

paĝo
La ekzakta kono 285
La financa superregado en Usono 286
El Svedio 286
La pormilitaj elspezoj de Bulgario 287
Letero el orienta Persio 287—88
Pri Nederlando 288—89
Leipzig 289
Tago el mia vivo 289
Sennaciula Virina Paĝo 290
Ĉirkaŭ la Diskutejo 291
Diskutejo 291
Eĥo de l’ Pariza Komuno en la cara Rusio 291
Tra Esperantio 292—96
Korespondado 295—96

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 240, 9-a de majo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 240 — APERAS SEMAJNE — 9. Majo 1929

[BILDO p.1 | 42,5,54,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA POTENCO DE L’ MISTIKISMO

HEREZULINO KAJ SANKTULINO

La historio de Johanino d’ Ark¹ ne estas la unua kaj ne la lasta ekzemplo en la mondhistorio, ke por utili al sia influo kaj sia potenco ruzaj personoj eluzas simplan, ordinaran homon kiel instrumenton, instigante ĝin por agoj kaj famigante ĝin tra la daŭro de jarcentoj. Ni bezonas por trovi ekzemplojn reiri nur al pasinto pli malproksima kaj tial pli nebula de l’ homara historio (legendo de Jesuo). Sed la historio de Johanino d’ Ark estas precipe karakteriza kaj — ĉar nur 500 jaroj pasis — iom pli konata, la kronikaj raportoj iom pli fidindaj, la mistika nebulo ne tute tiom larĝa kaj dika kiom ĉe la legendoj kaj mitoj de l’ antikva kaj praantikva tempoj.

Malgraŭ tio estas farita multo por nebuligi la originon de l’ ekapero kaj agado de Johanino d’ Ark; kvankam ekzistas diversaj historiaj studoj pri ŝia vivo kaj agoj, mistero ĉirkaŭvolvas ŝian eston. Multo konserviĝis el tiu mezepoka periodo, en kiu jam ekzistis kanonoj kaj plumbokugloj, sed ne unu sola aŭtentika bildo pri Johanino d’ Ark. La mistiko ja povas prosperi kaj efiki nur, se ne ekzistas realoj, dokumentoj kaj faktoj, kiuj disbatas ĉiun nebulon kaj aŭreolon; la mistikuloj zorge malaperigis ĉiujn atestojn kaj bildojn kaj lasis al la kreema fantazio de artistoj ardantaj pro entuziasmo, produkti imagajn bildojn pri ŝi.

Fakto estas, ke ne nur pentristoj kaj skulptistoj, sed ankaŭ multaj poetoj kaj verkistoj estis logataj de la mirakla historio de l’ juna heroino en armaĵo. Ili okupis sin ameme pri ŝia figuro kaj dediĉis al ŝia memoro pli malpli romantikajn verkojn. Ne nur la franca patriotismo, ekfloranta en pli malfruaj epokoj, trovis nutraĵon, farante el ŝi nacian sanktulinon; ankaŭ alilandaj famuloj kiel ekz. Frederiko Ŝiler, Bernard Ŝo (Shaw) k. a. raviĝis pri la temo kaj inspiriĝis al kreo de klasikaj verkoj.

Hodiaŭ en Francio ne nur la Eklezio reklamas ŝin kiel sanktulinon oficialan, sed ankaŭ la “franca nacio” vidas en ŝi la savintinon kontraŭ fremdaj invadintoj, la liberigintinon el fremda jugo.

[BILDO p.1 | 35,50,62,80] Malnova pentraĵo: juna virino kun larĝa ĉapelo ornamita per plumoj, en malhela korsaĵo kun kolĉeno kaj helaj ŝvelaj manikoj, tenanta glavon antaŭ si; supre malklara surskribo.

Unua bildo konata de Johanino d’ Ark

Kaj en la nuna momento oni festas en urboj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj 500-jaran jubileon, la 8-an de majo 1429 — la batalon ĉirkaŭ Orlean (fr.: Orléans), en kiu “glore venkis la Virgulino super la anglaj armeoj”. (Oni festas tiun venkon, kvankam la britoj hodiaŭ estas la kunliganoj de Francio kaj la germanoj estas la tradiciaj malamikoj).

Sed kio estas la vero pri sieĝo kaj liberigo de Orlean, pri tiu mirinda venko de la “heroa virgulino” super la harditaj, nevenkeblaj anglaj soldataroj? Laŭ la historiaj dokumentoj la Orleananoj, la sieĝatoj, estis multe pli nombraj ol la angloj, la sieĝantoj. Oni eĉ notas pri proporcio de 1 : 10. La Orleananoj dum la tuta tempo de l’ sieĝado povis enkonduki vivrimedojn per la rivero en la urbon, tiom neperfekta estis la sieĝa ringo. Antaŭ ol Johanino d’ Ark alvenis Orleanon, la pozicio de l’ tiea urbanaro tute ne estis malbona kaj malesperiga. La urbanaro faris oftajn sukcesajn elirojn kaj atakojn al la angla tendaro. Kiam Johanino alvenis, ŝi estis akompanata de armeo bone ekipita konsistanta el freŝaj, nebatalintaj trupoj. Tiel ŝia grandioza venko de l’ 8. majo, la “mirakla povo de l’ disendita Virgulino” klariĝas tre nature kaj sen iaj ĉielaj intervenoj. Laŭ la fortorilatoj kaj la objektivaj kondiĉoj la Orleananoj kun la Virgulino necese devis venki… Ni tamen konstatu la realan forton, kiun havas la ideo, la nura imago: post bona antaŭa propagando kaj agitado la animstato de l’ Orleananoj estis tiom agordita en la momento de ŝia alveno, ke la loĝantoj kredis senkondiĉe je la mirakla povo de l’ junulino, kaj certe tiu kredo ne ludis malgrandan rolon en la batalo mem, firmigante la kuraĝon kaj batalpovon de l’ batalantoj…

Sed vere Johanino d’ Ark estis iom naiva simplulino, kredulino, instrumento en la manoj de iu pli alta potenco, kiu direktis ŝiajn agojn el la mallumo, — ne “misteraj voĉoj”, kiel kredis la popolo, nek “diablo”, kiel opiniis la angloj, sed — ĉu pastroj, ĉu monaĥoj, ĉu nobeloj, kiuj havis intereson, ke ĉesu tiu tricentjara milito, dum kies daŭro la angloj sukcesis okupi grandan parton de l’ nuna Francio.

Montriĝis en tiu tempo multaj klasaj kaj kastaj diferencoj inter la popolo. Eklezianoj intrigis kontraŭ nobeloj; ĉi lastaj frontis kontraŭ la Eklezio, sed

¹ France: Jeanne d’ Ark; ankaŭ nomata la Virgulino de Orlean.

— paĝo 2 —

298 — SENNACIULO

ankaŭ kontraŭ la vekiĝanta burĝaro, la nova klaso. Tiel certe estis lertega ago de la nekonataj sugestintoj, ke ili elektis kiel sian instrumenton simplan vilaĝan knabinon el la klaso de l’ larĝaj amasoj, — kaj vole nevole ludante sian rolon Johanino tiel devis perfidi iel sian propran klason: ŝi plenumis la dezirojn de l’ “Voĉoj”, kaj volonte ja la ŝanceliĝanta nobelaro, la reĝo, subrangiĝis sub la simplulinon, por refortigi sin je ŝia “mirakla povo”.

Tiuj “Voĉoj” enhavas la tutan “misteron” kaj la tutan kaŝan trompon de tiu kasto, kiu uzis Johaninon kiel ilon. Laŭ medicina juĝo konstruita laŭ la eldiroj kaj konstatoj protokolitaj en la juĝproceso kontraŭ Johanino, kiu finiĝis per ŝia brulmortigo — ŝi estis histeriulino, suferanta je unuflankaj halucinacioj de aŭdo kaj vido. Ŝia malsano estis la rimedo por ebligi ŝiajn “miraklojn” k donis en la proceso aliflanke motivon por deklari ŝin “sorĉistino” kaj herezulino. Naŭzan rolon ludis en tiu afero la Eklezio, kiu faligis ŝin kiel abomenindan eksreligiulinon, por poste glorigi ŝin kaj nomi Sanktulino!

[BILDO p.2 | 19,28,39,62] Foto de gotika vitraĵo: supre anĝeloj, en la mezo figuro kun etenditaj brakoj, malsupre grupo de homoj.

Vitraĵo de preĝejo en Besŭtor [?] (Bayswater), Anglio. La “sanktulino” Johanino; maldekstre oni rimarku A. Frans (France) k B. Ŝo (Shaw).

Sed ŝia histerieco ne estis pasiva, ŝi apartenis al tiu speco de superaj nervmalsanuloj, ĉe kiuj la malsano estas ligita kun eksterordinara volforto, kaj tio klarigas ŝian agemon. Certe tiuj personoj, kiuj observis la 13-jaran kaj poste la pli aĝan junulinon kaj decidis ŝin uzi kiel instrumenton (komencante de la vilaĝa pastro en Domremi, ŝia naskiĝloko), estis bonaj psikologoj kaj konstruis sian planon ne en aeron. Ilia eksperimento brile sukcesis. “Inspirita” la juna simplulino, la malsana, de halucinacioj turmentata knabino, ekagis: Ŝiaj “Voĉoj” — ne tiuj de la sankta Margareto kaj de la sankta Katerino (kiuj el la sanktuloj parolis plej ofte al ŝi, laŭ ŝia imago) — sed tiuj de realaj potencoj, politikaj faktoroj — puŝis ŝin en la batalon. Ŝi plenumis akurate sian rolon, venko sekvis venkon, ĝis la malfeliĉulino falis en manojn de l’ malamikoj, kaj — forlasite de l’ iniciatintoj, akuzite kiel herezulino de l’ Eklezio, malamite de l’ angloj kiel sorĉistino (ĉar ŝi venkis iliajn “nevenkeblajn” trupojn), ŝi devis morti kruelan morton.

En la vizaĝo de l’ neevitebla morto ŝi mem perdis la kredon je sia Ĉiela misio, kaj Anatol Frans citas laŭ kronikisto de l’ tiama epoko maldolĉan eldiron, kiun ŝi faris al demandanta juĝ-esploristo, kiu devigis ŝin paroli pri “anĝelo, kiu aperis al ŝi kaj alportis la kronon”. Ŝi diris, ke neniam ekzistis alia krono ol la krono promesita de ŝi al ŝia reĝo kaj ke la anĝelo estis… ŝi! La trompita instrumento evidente ekkoleris, konstatante la hipokritecon, kaj al episkopo de Bove (fr.: Beauvais) ŝi ĵetis en la vizaĝon, kiam li vizitis ŝin en malliberejo: “Mi mortas pro vi!”

Ŝi ne estis tiom malsana, ke ŝi entuziasmiĝis por glormorto; ŝi volis vivi plue, kaj kiam ŝi aŭdis la verdikton unu tagon antaŭ la brulmortigo, ŝi elkriis emociajn, pasiajn vortojn, kiuj malaperigas en abismon la tutan mistikon teksitan ĉirkaŭ ŝi de la samaj krimuloj, kiuj ekspluatis ŝian malsanstaton: Johanino d’ Ark ne estis Herezulino, nek Sanktulino, sed nur malfeliĉa homo oferita al la interesoj de la Eklezio, de la reĝo, de la klaso, kiu havis intereson forpeli la anglojn el Francio.

N. B.

LIBERIĜO EL LA MISTIKISMO

MEMOROJ

Estas en Katalunio (Hispanio) malgranda urbo nomata Balaguer (elparolu: Balager’), kie mi naskiĝis en la jaro 1909. Dum mia infaneco miaj religiemaj gepatroj lernigis min en lernejo, kie ĉiuj instruistoj estis pastroj. Tie oni instruis al mi kredi dion pli ol alion. Post kelka tempo la pastroj sukcesis, ke miaj gepatroj studigu min la pastran karieron, kaj kiam mi estis 9-jara, kun granda urbpastrara ĝojo mi iris tiucele al episkopeja urbo.

Kiam mi eksupreniris aŭtobuson kondukontan min al tiu urbo, mia ĝojo estis nepriskribebla. En mia cerbo aperis kaj reaperis dignoplena episkopa vizaĝo ĉirkaŭita de malriĉuloj, al kiuj milfoje li bonigis vivtagojn. Mi imagis lin kvazaŭ novan Kriston vivantan sur tero kaj bonfarantan al ĉiuj.

Male je miaj pensoj, kiam mi alvenis tien, mi trovis nur viron ludantan episkopan rolon, enspezante pro tio grandegajn monatajn sumojn kaj surmetante bonajn kaj karajn vestaĵojn, dum multaj homoj ne povis sufiĉe manĝi. Mi iris tien, kredante trovi fratecon, kaj tion mi eĉ ne trovis inter ili. Mi aŭdis ĉiujn parolantaj pri amo kaj kunhelpo, sed mi trovis neniun agante tiel. Mi vidis ilin rideti al riĉuloj, ne eĉ ĵetante rigardon al malriĉuloj. Dum ili promesis la ĉielon al malriĉuloj, riĉe ili vivis sur la tero.

Se oni demandis ilin: Ĉu dio ĉionpova, ĉion scianta, nia ĉie estanta amema kaj kompatema patro, ne povus, se li volus, plibonigi eĉ nur iomete la malriĉulajn vivkondiĉojn? Ĉu li ne volas aŭ ne povas? La pastraro respondis: Dio suferigas nin dum la vivo, por poste malfermi al ni la ĉielajn pordojn.

Ni sciu do: nia plej bona patro ne volas, ke ni estu tute feliĉaj. Se ni deziras atingi la ĉielon, ni devas atendi nian morton, suferante senĉese; ni devas esti ekspluatataj dum la tuta vivo ne eĉ pensante liberigi nin, ĉar tia pensado estas nepre malpermesata de dio.

Se oni demandis: Kial dio ne sin prezentas al ni? La pastroj respondis: Li sin prezentas per siaj agoj. Tio ja estas granda peko! Ĉu tio ne estas samkiel diri, ke dio estas la plej granda krimulo el ĉiuj krimuloj? Kiu patro, povante tion eviti, lasus siajn filojn morti pro malsato, pro malvarmo aŭ devigus ilin mortigi unu la alian per militoj?

Tiaj pensoj kaj aliaj komprenigis al mi, ke dio estas nenio kaj iĝinte tute ateisto mi forlasis, kiam mi estis 14-jara, tiun pastran studejon, por serĉi miajn kamaradojn inter tiuj kondamnotoj al ĉiama infero.

Antaŭ kvar monatoj mi eksciis pri ekzisto de esperanto kaj lernanto ĝin entuziasmege mi aliĝis al SAT-aj vicoj, riskante trankvile ke post morto dio bruligu min en la ĉiama infera fajro laŭ pastrara diro pro nekredo.

SAT-ano 13697 (Hispanio).

DE BAPTISMO AL ATEISMO!

Pli ol sep jarojn mi apartenis religian societon baptistan kaj dum tiu tempo estis profunde kristano kredanta. Malgraŭ tio, ke mi lernis en sovetlernejo, mi ne lasis la religian konvinkon, sed penis pacigi ĝin kun la scienco.

Kiam mi troviĝis en la societo la unuajn du jarojn, atentis pri mi la gvidantoj de la societo, kaj dank’ al tio mi estis sendata al Leningrado por ricevi biblian kleriĝon, ke mi estu inda ilia posteulo.

Tri jarojn mi loĝis en Leningrado, kie mi laboris en la urbo mem kaj en vilaĝoj, predikante la religion. Dum tri jaroj mi eksciis multon pri tio, kion ne scias ordinaraj membroj de la baptistaj societoj. Kompreneble, mi ne parolas pri scio de bibliaj “veroj”, sed pri sekreta vivo de la baptistoj, precipe de gvidantoj-predikistoj. Tiam en mi komenciĝis unuaj duboj koncerne eblecon de plibonigo de persona kaj socia vivo helpe de l’ Evangelio. Krom tio, legante gazetojn kaj literaturon, vole nevole entiriĝante en vivon socian, mi malklare ekkonsciis, ke ne la baptistoj havas la veron de l’ vivo, sed homoj batalantaj pro revolucio kaj forigo de sociaj maljustoj.

Tamen en tiu tempo mi ne povis disiĝi de l’ religio. Tro fortikaj estis la katenoj, en kiuj mi ligiĝis. Eĉ estante en Ruĝa armeo, dank’ al miaj religiaj opinioj mi rifuzis pluan servon en ĝi, konfesante, ke milito kaj pretigo al ĝi estas granda peko kontraŭ dio. Poste, aperinte en malliberejo, mi denove komencis kontroli mian vivon de l’ lastaj 7 jaroj kaj konkludis neeviteble, ke religio, kia ajn, neniel kaj neniam povos savi la homaron de sociaj neveroj. Tion ĉi povas kaj devas fari nur proleta revo-

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 299

lucio tutmonda. Studado de politikaj sciencoj fine fortikigis miajn novajn konvinkojn kaj mi perprese deklaris mian rifuzon de religiaj erarigoj.

Nuntempe mi sentas min tute libera de ĉiaj superstiĉoj kaj alvokas ĉiun laborulon plendecide forĵeti de si la religion, ĉar ĝi estas malhelpilo en revolucia batalo!

N. Melsitov, Blagoveŝĉensk.

PRI LA MEZGERMANIA INDUSTRIREGIONO

Gek-doj! Ĉi tiuj linioj al vi rakontu pri aparte interesa regiono kaj veku en vi la deziron reale kun ĝi konatiĝi, okaze de la postkongresa ekskurso en aŭgusto 1929. — Iam oni vidis nur vastan, tre fruktedonan, pro ĝia bonega nigrater-tavolo, kamparon, kun pacaj vilaĝoj en ĝi, — kaj pace la kamparanoj plugis sian teron. Sed nun la mezgermania industri-regiono pli kaj pli malvolviĝas al tutgermania, eĉ eŭropa mastruma centro unuagrada. Precipe dum daŭro de la milito kaj komence

[BILDO p.3 | 7,24,51,44] Foto de industria pejzaĝo: fabrikegaj konstruaĵoj kun vico da altaj kamentuboj en fumo kaj vaporo, antaŭe fervojaj reloj.

“Lojna”, la “ĥemia giganto”, envolvita per fumo, haladzo kaj vaporo, kun siaj famaj 13 kamentuboj, altaj pli ol 100 metrojn. Dekstre, antaŭ la kamentuba vico, la brunkarbo-gasigejo.

de la stabiliga periodo (1924—1927) la mezgermania mastruma regiono situanta ĉirkaŭ la urbo Halle, ekvidis gigantan prosperadon. La bazon por tiu ĉi evoluado formas la abundo de brunkarbo en Mezgermanio.

En kiun ajn direkton de Halle ni entreprenu promenadon, ĉie ni vidas la brunkarb-minejojn. Norde ĉirkaŭ Bitterfeld estas la karbminejoj, liverantaj karbojn al la elektraj fabrikoj en Golpa (ĝi provizas Berlinon per elektra energio) kaj Muldenŝtajn (Muldenstein). Sude estas la granda Verŝen-Vajsenfelsa (germ.: Werschen-Weissenfelser) brunkarba distrikto kaj sudokcidente la Gajselvalo laste ekekspluatata, sur kies nigra tero staras la Lojna-fabrikego¹ kaj la elektra grandfabriko Gross-Kajna. Okcidente de Halle situas la Oberröblinga brunkarba regiono kaj ronde ĉirkaŭ Halle mem, en Bruckdorff kaj Ammendorf, ankaŭ norde de la urbo, abundas la brunkarbo.

Per la rapidega evoluado de la ĥemia industrio la mezgermania brunkarbo spertas konstante kreskantan disvendiĝon. Pli ol 50% el la tuta produktaro de la mezgermania brunkarbo-sindikato estas konsumata rekte de la mezgermania industrio, kaj ĝia konsumo estas konstante kreskanta. Pli ol triono de la tutgermaniaj brunkarbo-provizoj troviĝas en nia regiono.

La laboristara ekspluatiĝo

Per ĉi tiuj faktoj evidentiĝas, ke la regiono estas tre riĉa kaj evolukapabla. Oni povus opinii, ke ankaŭ la laboristaro el tiu evoluado iom devus profiti, sed la malo okazas. — Per oftaj strikoj la minejaj laboristoj ja sukcesis atingi plialtigon de siaj salajroj, sed tamen ne povis haltigi la malgrandiĝon de la reala valoro salajra. Laŭ komunikoj la salajroj en la minejaro plialtiĝis super la stato de l’ jaro 1913 je 39%. Sed ĉar la vivtenaj kostoj plialtiĝis je 50—55%, la reala aĉetpovo estas efektive tie sub la nivelo de l’ j. 1913. La nominala salajro de la mezgermaniaj brunkarbo-laboristoj, pli ol 20 jaraj, varias inter 6,33 ĝis 5,11 mk. g. (1.50—1.20 dol.) po tago, de kiuj krome estas deprenataj la devigaj sumoj por sociaj asekuroj. Por karakterizo de la raciigo en la minejaro, rigore realigata, estas menciinda, ke la laborularo de la mezgermania minejaro estas malpliigita de 146 158 personoj en jaroj 1922/23 ĝis 73 010 en 1927/28. Dum sama periodo pliiĝis la produktokvanto (krudkarbo) de 97.7 al 106,1 milkilogramoj… Konstatante, ke la dividendoj, profitoj, rezervaj kapitaloj ktp. de la akciuloj konstante kreskas, oni komprenas, ke la klasaj kontraŭecoj en mezgermania minejaro estas treege akraj. Jen por kelkiuj riĉege vivantaj estas la grasaj dividendoj kaj altaj profitoj, dum ĉe la minej-proletoj daŭras malsato, mizerego, loĝeja krizo, tro longa labortempo ktp.

Veturante tra la Gajselvalo, la regiono inter la admirinda Merseburg’a kastelo kaj la rava urbeto Vajsenfels (Weissenfels), de minejo al minejo, de fabriko al fabriko tra vilaĝoj kaj urbetoj, oni povas vidi multe da mizero abundanta en ĝi. Grize-bruna aspektas la ĉirkaŭo pro la karbo-polvo. Palaj estas la multo da infanoj kaj malgrasaj iliaj vangoj pro nesufiĉa nutrado.

La “malsatlando”

Sed pli mizera ankoraŭ ol la brunkarbo-laboristoj en ĉi tiu regiono vivadas la laboristoj de la Mansfelda distrikto, kiun prave oni nomas la Mansfelda malsatlando. Tie estas metalaj minejoj, precipe kupraj. Nuntempe estas okupataj en tiu distrikto ĉ. 10 mil gelaboristoj. Je la militfino estis 25 000. Pro la raciigo en multaj malgrandaj laborejoj la laborado estas ĉesigita. Salajroj kaj labortempo estas aparte malbonaj. Plej multaj ministoj perlaboras, ĉe laŭkvanta pagateco, dum 10 horoj potage, maksimume 5—8 mk. g. (1.20—1.90 dol.). La ceteraj laboristoj eĉ ricevas malpli multe.

Densaj kaj venenaj haladzoj, precipe el la plumb-fandejoj, plenigas la aeron super la tuta Mansfelda lando. Fulgo kaj malpuraĵo, flugcindro kaj skoriaj montetoj donas al la origine bela regiono grizan malvivan aspekton. Grizaj kaj dezertaj aspektas la proletaj loĝejoj. Laŭ la konstatoj de distrikta kuracisto ĝis 70% da infanoj estas malsufiĉe nutrataj aŭ malsanaj. Multaj miloj da senlaboruloj el la Mansfelda distrikto provas aliloke ricevi laboron. Centoj da ili ĉiutage veturas de ĉi tie al Lojna, la centro de la mezgermania mastruma distrikto.

La “ĥemia giganto”

Lojna, la „granda enigmo”, la “ĥemia giganto”, aŭ kiel ajn oni ŝatas alnomi la fabrikegon, eĉ ne estas tiel romantike mistera, kiel ŝajnas. Ĉi tie regas kaj ordonas la plej bruta partio de la germana trusta burĝaro. La Lojna-fabriko apartenas al la “I. G.-Farbenindustrie A. G.” (Farbindustria akcia societo), kiu krome en Mezgermanio posedas ĥemiajn fabrikojn en Bitterfeld kaj Volfen (Wolfen) kaj azotajn fabrikojn en Pisteric (Piesteritz). Kun ĉi tiuj fabrikoj pli ol kvarono de la tutgermania ĥemia

[BILDO p.3 | 62,52,90,78] Foto de granda industria konstruaĵo kun alta kamentubo; antaŭe vasta nuda kampo kun spuroj.

La brunkarbo-gasigejo de la “Lojna”-fabrikego

grandindustrio troviĝas en Mezgermanio. El la abundo da produktoj de la ĥemia industrio nur kelkaj ĉefaj estu menciataj: Farboj ĉiaspecaj, farmaciaĵoj, filmoj kaj fotografaj materialoj, azoto, sterkoj, eksplodiloj, ĥemiaj gasoj, artefaritaj oleoj, benzino, alkoholo (por brulado) kaj fine kiel plej nova branĉo, la artefarita silko. Krome la ĥemia industrio okupas sin per la preparado de fabrika produktado de kaŭĉuko. Kun akcia kapitalo de 1¼ miliardo da or-

¹ Germ.: Leuna.

— paĝo 4 —

300 — SENNACIULO

markoj (300 milionoj da dol.) malgranda grupo da financ-oligarĥoj komandas pri la plej gravaj produktoj kaj per ili pri la produktantoj kaj konsumantoj.

La Lojna-fabriko estis ekkonstruata, kiel amoniak-produktejo de la “Badena anilin- kaj sodofabrikoj”, dum la milito, por la prospero de la militiro. El la fabriko, iam produktinta ĉefe venenajn gasojn por la interpopola mortigo, fariĝis poste laborejo, en kiu estas produktataj ĉefe azoto kaj sterkoj, kiuj al la — aĉetpovo! — bienhavanto pliriĉigas la rikoltojn. En Lojna krome estas produktata, el la nigra brunkarbo, benzino kaj oleo, kaj — ĉie tie eblas reŝanĝi dum paso de unu nokto la tutan produktadon kaj denove fabriki venengason kaj ceterajn aĵojn por militiro. La elementoj, uzataj de la industrio, por la produktado de azoto ktp., estas transformeblaj je danĝeraj gasoj per ŝanĝo de ilia prilaborado. Tio ĉi ekkonigas al ni la gravegon de la ĥemia industrio kaj precipe de la Lojna-fabrikego por la novgermana imperialismo, kiel ankaŭ por la emancipa batalo de la mezgermania proletaro. En tiu fabriko laboras ĉ. 30 000 homoj.

W. Zimmermann (2002), Ammendorf. Gvidonto de la postkongresa ekskurso.

(Finota en venonta n-o.)

★

KOMUNIST-ARESTOJ EN BULGARIO

Eble la K-doj jam legis en la gazetaro sciigojn pri la novaj malkovroj faritaj de la polico inter la kompartianoj en Bulgario. Sed la faktojn la polica direkcio transdonas falsite; sekve necesas doni veran raporton pri la okazintaĵo.

    1. kelkaj polic-agentoj alvenis en Banki (kuracloko-banejo apud Sofio) por aresti suspektatan laboriston. Li ne estis ankoraŭ en sia loĝejo; pro tio la policistoj kaŝis sin por lin atendi. Post iom da tempo ili vidis junan homon, kiu trapasis la straton, kaj 6 policistoj ĵetis sin sur lin. La arestito klarigis post nelonge, ke li estas Mladen Stojanov. La policistoj tiom ektimis, ke ili tuj elpoŝigis revolverojn kaj preparis sin por defendo. La klarigo estas: M. Stojanov estas la politika sekretario de nelega komunista partio; li estas nelega de 5 jaroj kaj estas unu el la plej spertaj kaj kuraĝaj gvidantoj de la revolucia movado en Bulgario. Li estis punita per 15-jara malliberigo, sed sukcesis forkuri dum septembro 1928. Kaj nun li estas arestita denove, samtempe kun pli ol 30 laboristoj (fervojistoj ktp.). Ili nun troviĝas ĉe la policdirekcio, kien estis resendataj ankaŭ Jonko Panov, laŭdire organiza sekretario de kompartio, kaj Ivan Igov, arestitaj dum sept. 1928.

Ĉiuj arestitoj estis kruele kaj preskaŭ ĝismorte batataj. Ml. Stojanov estis tiel kruele batata, ke li provis sin ĵeti el unua etaĝo malsupren; pro tio nun liaj manoj ĉiam estas ligataj. Li pro la bato eĉ ne povis iri. La edzino de arestita fervojisto Georgiev hazarde sukcesis eniri la policdirekcion kaj vidis, ke kelkaj detektivoj puŝis sur la ŝtuparo senmovan, per sango kovritan duonnudan viron. Ŝi ĵetis sin al li kaj ekkonis sian edzon. Ŝi kriis: “Mortigistoj!”, sed oni kaptis ŝin kaj liberiginte post kelkhora aresto diris, ke “ŝi portos la konsekvencojn”, se ŝi rakontos ion pri la vidito.

Gek-doj! Memoru, ke ĉiuj arestitoj — batalantoj por liberiĝo de sia klaso — estas tiel kaj pli forte ankoraŭ turmentataj. La laboristaro en Bulgario sendis jam multajn protestojn al la registaro, sed ankaŭ la eksterlandaj K-doj plenumu sian proletan devon! Aranĝu protestkunvenojn, manifestaciojn, sendu rezoluciojn al la registaro! Telegrafe, letere kaj ĉiel protestu! Komprenu, ke de vi ankaŭ dependas la sorto de multaj fidelaj proletaj revoluciuloj!

La atako kontraŭ la kompartio estas samtempe atako kontraŭ la leĝa klasa movado de bulgaraj laboristoj. Tuj post la nova arestoj furiozis la persekutoj kontraŭ la Laborista partio, Laborista junulara unuiĝo kaj Sendependaj klasbatalaj sindikatoj. El tuta Bulgario amase alvenas sciigoj pri pli furiozanta blanka teroro.

Sendu protestojn, postulante plenan amnestion por la 800 politikaj malliberuloj kaj pli ol 2500 politikaj rifuĝintoj al: A. Ljapĉev, ministro-prezidanto, Sofia. (Kopion por presigo al “Rabotniĉesko delo”, pl. Pozitano 1, Sofia. Tuj ekagu!

Komjunulo G.

EL MIA USONA TAGLIBRO

La 27-an de marto. La ĵurnaloj raportas pri pluaj sukcesoj kontraŭ la ribelantaj generaloj en Meksikio. De kiam la hispanoj venkis tiun landon, regis, post ribelo kontraŭ putra hispana monarkio, la generaloj kaj la eklezio. Senlima ekspluato al la meksikanoj. „Naturaj” filoj de episkopo heredis de

[BILDO p.4 | 38,40,78,52] Foto de kirasita vagonaro sur relvojo; sur la tegmentoj de la vagonoj staras kelkaj viroj.

Usona kirasvagonaro ĉe la meksika limo

siaj fraŭlecaj pastroj la grandan bienon kaj posedon! Registaranoj fariĝis milionuloj. Nescio, malsano, malriĉeco suferigis la plejmulton. Feŭda diktatoreco daŭris ĝis j. 1911 sub Diaz. Espero vekiĝis sub la reĝimo de Obregon (1920—1924) kaj de Calles (1924—1928). Laboristaj sindikatoj kreskas. Grandaj bienoj dividiĝas. La lernejo komencas funkcii. Higieno atakas la terurajn malsanojn. Sed ribelas la riĉa eklezio; preĝistoj strikas; ne per Biblio, sed per glavo, pafilo kaj atenco la eklezio defendis sin.

Antaŭe individuaj usonaj kapitalistoj intermiksis sin kaj helpis ribelojn kaj subtenis konkurantojn por la prezidanteco. Protestis la usona registaro kontraŭ la “konfisko” de la nafto-putoj posedataj de usonaj kompanioj. Iom kompromisis pri la afero la reforma registaro de Calles. Usono timis, kion farus Britio, Germanio ktp. rilate al ĝia riĉa meksika najbaro kaj amikiĝis. Nun la ribelantaj generaloj ne povas aĉeti pafilojn kaj pulvon en Usono kaj ŝajne fine malvenkos. Relativa progreso, ĉar tiuj ĉi generaloj reprezentas reakcion; ili promesas “liberon por la eklezio”, sed fakte nur volas laŭkutime havi la antaŭan rajton plenigi sian propran poŝon. Interalie oni povas noti, ke en Italio la usona financo subtenas kaj fakte ebligas la diktatorecon de Musolini. En Meksikio la financestroj subtenas reformon.

* * *

Denove mi ĝuis en malgranda novjorka kino la filmon “Potjemkin”, kiu restas nepermesebla en Britio. Pli memfida estas la kapitalista sistemo en Usono. Sed kontraŭe al prezento en Moskvo (dum SAT-kongresa karavano), la sukceso de la ribelo montriĝas per triumfa flirtigo de blanka, ne ruĝa flago. Aliaj sovetiaj filmoj “Aelita: Ribelo de la Robotoj”, “Flamoj de la Volga”, ankaŭ estas videblaj ĉi tie.

* * *

Aprilo. Industrio dum la lastaj jaroj moviĝas suden. Tie ŝajne la “fremdlanda agitisto” ne maltrankviligas la kontentan laboristaron. Malaltaj lokaj impostoj kaj malaltaj normoj de vivkondiĉoj plenigas la poŝon de honesta kapitalisto. Tie virinoj ricevas nur 10 dolarojn semajne, kvankam ili laboras dum 72 horoj. 33% de la virinoj en la ŝtato Norda Karolina laboras. Sed komenciĝas ribelemo kaj strikoj. La dunganto perforte forportis du estrojn de la kreskantaj laborist-sindikatoj por timigi ilin. En “rejon” (artefarita silko)-fabriko en Elizabethton (Tenn.) kaj en kotonŝpinejo en S. Karolina jam la strikoj sukcesis.

* * *

Usono, la Paradizo de Prospero! Ĉu vere? Laŭ oficiala statistiko 76,5% da mortintoj ne bezonas verki testamenton, ĉar ili posedas nenion. 1% de la loĝantaro havas 59% de la tuta riĉo, t. e. 400 bilionojn da dolaroj; 13% de la loĝantaro posedas 90%; tial 87% posedas nur 10%.

(488)

[REKLAMO p.4] En katenoj de la maljusteco — Virina Krestomatieto — 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. — Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 301

La laborkondiĉoj en belga vitrofabriko

Ekzistas en Deurne Sud (Belgio) vitrofabriko, kies posedantoj estas holandaj kapitalistoj. En tiu laborejo estas okupataj ĉ. 400 gelaboristoj; inter ili estas 150 plenkreskaj metilaboristoj, 200 junlaboristoj (12—17-jaraj) kaj 50 virinoj. La salajro varias por metilaboristoj inter 150—400 frankoj (4—12 dol.) por junuloj inter 90—170 frankoj (2.50 ĝis 5 dol.) kaj por la virinoj inter 60 kaj 80 frankoj (1.60—2.25 dol.) semajne. Eĉ por gefraŭloj tia salajro estas malsufiĉa, kaj de tiu salajro forprenas la estraro diversnombre ĉ. 20% por lumo, akvo, elektro, gaso, por impostoj el labor-akiro, malsano, akcidento kaj invalida tarifo.

La laboristoj ĝemveas sub la sama ekspluatado kiel la indiĝenoj en Nederlanda Hindio. La varmo en la vitrofluidaĵaj kaldronoj estas 1300 gradoj. Kompreneble do la aero havas temperaturon de 60—80 gradoj. En tiu varmo la laboristoj estas devigataj labori naŭ horojn seninterrompe, ĉar oni laboras popece. Se ili volas iom labor-akiri, ne malsati, ili ne povas paŭzi eĉ dum du minutoj. La labortago estas okhora, sed oni devas senpage fari la laborpreparadon, kiu daŭras pli ol unu horon.

En varma tago, kiam la suno intense radias, multaj junlaboristoj svenas pro manko da freŝa aero, ĉar plejparte la junaj laboras apud la kaldronoj. Pli ol 40% el la tie okupitaj homoj estas tuberkulozaj kaj aliaj 40% plumbvenenitaj per la plumbenhavo de l’ vitro. Ekzistas ĝis nun nur malmultaj, kiuj spite la stimulo de la submajstroj ne estas pretaj doni sian lastan korbaton al la kapitalista ekspluatado kaj iom malrapide laboras. Tiuj nature estas maldungataj ĉe la unua okazo. Tio estas la konsekvenco, ĉar en tiu fabriko estas nur 15% organizitaj en meti-unuiĝo, sed ankaŭ ĉi lastaj kunlaboras pri ekspluatado kun la fabrik-estraro.

SAT-ano 13471.

Postnoto. — K-do 13471 ĵus estas forpelita el Belgio kun sia familio (edzino kaj tri infanoj 5—10 jaraj). Jam en multajn landojn li ne povas iri, ĉar li estas konscia klasbatalanto. Migrinte jam de lando al lando, li nun komencis iom reordigi sin en Belgio. Jen li ankaŭ tie ne povas plu resti kaj ne scias kien sin turni. Verŝajne iu perfidulaĉo denuncis lin ĉe la polico. SAT-anoj estas petataj, se ili renkontos lin kun lia familio, helpi al li ĉiel. Kun granda doloro ni en Belgio adiaŭas lin.

SAT-ano 1453.

La kreiĝo de super-ŝtato

Jam depost la tempo, kiam la inflacio trafuriozis diversajn landojn, datumas la klopodoj krei internacian emisian (mon-eldonan) bankon, starigotan super la naciaj emisi-bankoj, kiel Banko de Francio, Banko de Anglio, Regna Banko Germania ktp. Sed kiam la diversaj naciaj monvalutoj stabiliĝis antaŭ starigo de tia internacia organismo, la projekto nuliĝis. Sed la kreo de tia banko kuŝas tro en la logiko de la kapitalisma disvolviĝo, por ke la projekto ne reaperu unuaokaze.

La reguligo de l’ “riparaj” ŝuldoj estis tiu okazo. Tute sendepende de la ŝuldreguligo, la unua pristudo de ekspertoj estis dediĉata al kreo de supernacia banko por transpagoj. Kvankam la unua praktika tasko estus la ordigo de l’ transpagoj el Germanio, tamen tuj oni rimarkigis, ke la banko devos okupi sin ne nur pri tiu speciala tasko, sed pri ĝeneralaj transpagoj de ĉiu sumo ŝuldata de nacianoj de unu lando al tiuj de alia lando, kia ajn estu la lando kaj por kia ajn motivo okazu la pago.

Por efektivigo de tiuj pagoj estus oportune krei unuecan monon; sekve oni kreos internacian monon, aŭ pli precize, internacian bankbileton, kiun eldonos la Banko por internaciaj pagoj, tiel fariĝante Banko de internacia emisio. Sammomente, kiam oni donas al internacia organismo la funkcion de monfabriko, forprenante ĝin de la ŝtato, oni kreas novan suverenon, superŝtaton. La internaciaj trustoj estas la formo, per kiu la grandindustrio leviĝas super la nacion, sed la internaciaj trustoj povas aplikiĝi nur al kelkaj altgrade koncentritaj produktadoj. Male, la tuta industrio, la tuta komerco, la tuta kapitalismo, tiel la malgranda, aŭ la mezgranda, kiel la granda, estas tuŝataj de la kondiĉoj, en kiuj kreiĝas la mono, ĉar la sumo de l’ prezoj, la sumo de l’ kredito dependas de la mono. Internaciigante la mon-emision, oni internaciigas la tutan produktadon, submetas la etan kaj mezan kapitalismon al la sama reguligo internacia, kiun la karteloj kaj trustoj realigas por la tre granda kapitalismo.

Malgraŭ la naciismo krevas la landlimoj.

★

KIEL NI LABORAS

Dum la lasta tempo en Sovetio vaste oni plenumas laboron por plibonigi la rikolton. Por tio oni aplikas ĉiujn kulturajn fortojn. Junkomunistaro, lernantoj, studentoj, ĉiuj helpas en tiu ĉi granda laboro. Komjunulaj ĉeloj organiziĝas laŭtaĉmente kaj veturas al vilaĝoj por senpage ripari maŝinojn kaj instrumentojn. Vilaĝanoj renkontas ilin tre ĝoje. La lernantoj sendas al vilaĝo leterojn, per kiuj ili komprenigas bezonon de enkondukado kulturajn rimedojn en vilaĝmastrumoj. Ekzemple, la lernantoj de Semipalatinska agronoma teknikumo dum 2 semajnoj sendis al vilaĝoj 120 leterojn, 1 sempurigan maŝinon, 15 afiŝegojn, 3 murĵurnalojn ktp.

Rezulte de tia laborado la vilaĝanaro povos plibonigi la rikolton ĝis 10% dum unu jaro.

E. Nenartoviĉ, Semipalatinsk.

MARISTA VIVO

Jam multaj ofte pensis pri tio, kial inter la maristoj ne estas kaj ne estis klaskonsciaj homoj, krom malmultaj esceptoj. Sed se vi observus la aferon de proksime, vi nepre venus al la konkludo, ke ĉio estas la krimo de la hodiaŭa sociordo.

Jam en juna aĝo de dektri aŭ dekkvar jaroj la knabo komencas ŝipiradi kiel helpmaristo aŭ helpkuiristo k. s. En ĉiu okazo li trafas en malbonan situacion. La memedukado estas preskaŭ malebla, kaj li povas lerni nur malbonaĵojn kaj fariĝi drinkemulo, sen ioma helpo de iu ajn persono. Neniu zorgas pri li, neniu helpas lin eviti la moralan danĝeron, kiu minacas lin pli ol la korpa danĝero.

Komence ĉe la foriro el la haveno la maristo havas kvarhoran labortempon kaj kvarhoran ripozon. Se la ŝipo faras longan vojon, seninterrompe dum unu monato aŭ pli, la servado estas sen ripoztagoj dum tiu tempo. Sed se tamen prezentiĝus iom da libera tempo, eĉ tiam li ne povus fari ian utilan laboron, ĉar ne estas eble skribi, nek legi; la kaŭzo estas, ĉar la loĝĉambro por la personaro estas tre malgranda kaj malhela.

Dum malvarma vintro aŭ en malbona vetero, kiam oni estas devigataj resti ĉiuj en la ĉambro, la loko, kiu devas taŭgi por ok personoj (por manĝi kaj dormi tie) estas ofte tiel malvasta, ke oni estas devigataj manĝi sidante en la lito aŭ eĉ piedstarante.

Laŭkutime ekzistas nur unu malbona lampo malebliganta skribadon aŭ legadon. Tiel, kiam la ŝipo alvenas poste en la havenon, estas kompreneble, ke la unua paŝo kaj la plej grava zorgo de la maristo estas, kie li povus akiri iom da amo, iom da varmo, kompense je sia sufero.

Kie povas trovi tion la maristo? Ekzistas la tielnomataj maristaj misioj¹, kiuj malgraŭ siaj multekostaj instaloj ĉiam estas malplenaj, ĉar jam multfoje okazis, ke la pastro kun pordo-fermo devigis la tie legintajn maristojn iri en la preĝejon, kaj tial la maristoj ne plu volas iri tien.

Tiel do la kapitalista ekspluatado ĵetis la maristojn en la manojn de la marbordaj diboĉejoj. Kaj drinkante tie, venenante sin per alkoholaĵoj, en societo de prostitua virino, kiu estas nur viktimo de la sama sociordo, klopodas la maristo forgesi siajn zorgojn kaj ĉagrenojn.

Ĉiu flato, ĉiu bela vorto kaj amo estas nur vualo antaŭ la okuloj de la maristo, estas io, kion oni havigas al si por sia mono. Estas inter tiuj homoj multaj, kiuj post sobriĝo faras riproĉojn al si mem.

SAT-ano, se vi renkontos maristojn, estu bonkora al ili, ĉar ili estas veraj viktimoj de l’ hodiaŭa socia stato.

SAT-ano 13066, Antverpena Esp. Marista Grupo.

¹ Burĝa religia organizo tutmonda, kiu havas almenaŭ unu preĝejon en ĉiu pli granda havenurbo.

— paĝo 6 —

302 — SENNACIULO

SKIZOJ EL LIBRO “SUPER LA FORDISMO”

de ADALBERTO RUDAS

La aŭtomobilmuntado en la fabrikoj de Ford ĉesis esti faklaboro. Antaŭ la kuranta rubando, laŭ necesa distanco, staras la laboristoj kaj per simplaj mehanikaj movoj ili laboras sur la po momento per 1.8 metroj da rapideco formoviĝantaj objektoj. La akcesoraĵoj kaj diversaj partoj estas alportataj el la deponejoj per flankaj rubandoj, tiel ke ekhalto povas okazi nenie. La tuta muntado estas disigita je 45 specoj de laboro.

Faklaboristoj en la fabrikoj de Ford estas tre malmultnombraj. La dungitoj estas plejparte nur ekzercitaj nefakuloj

[BILDO p.6 | 11,31,44,47] Foto de aviadilo kun la surskribo «Ford» kaj la numero «3218» sur la flugilo; malantaŭe homamaso kaj konstruaĵo.

kaj enmigrintoj. La tempo de la ellerno por la diversaj manipuloj estas

ĉe 43% ne pli ol 1 tago „ 36% „ „ „ 8 tagoj „ 6% „ „ „ 4 semajnoj „ 14% „ „ „ 12 monatoj „ 1% — 6 jaroj (specialistoj-inĝenieroj)

Sed la labormovoj estas tiom simplaj, ke ne estas bezonata la tuta korpo de la laboristoj. Laŭ statistiko el 1924, la 45 laborspecoj estas dividataj je 7882 partoj. El ili 949 estas malfacila, peza laboro; 3338 povas plenumi normalfortulo kaj por 3595 fizika forto ne estas bezonata. El la lastaj 670 partojn manipulas senpieduloj, al 2637 sufiĉas nur unu piedo, al 2 ne estas necesaj manoj, por 715 sufiĉas nur unu mano kaj por 10 eĉ blindaj laboristoj taŭgas.

Ford ja praktikas ĉi tiujn spertojn por eviti la unuarangan (sekve pli konscian, pli karan) laboriston. El la dungitoj de Ford 9563 estas pli malfortaj ol normalaj homoj. El ili 123 havas nur unu brakon, 1 estas senmanulo, 4 tute blindaj, 207 unuokululoj, 37 surdmutuloj, 60 epilepsiuloj, 4 senpieduloj, 234 unupieduloj, kaj multaj kun malpli gravaj kriplaĵoj. Sed Ford dungas ne nur tiujn invalidojn kaj kriplulojn, kiuj en hospitalo aŭ en institucioj, subtenataj de la socio, devus esti prizorgataj, sed li laborigas, post nur parta resaniĝo ankaŭ la malsanulojn, restantajn en la hospitaloj de la fabriko, ĉar laŭ lia aserto la resaniĝa procezo estas pli rapida, se la malsanulo ne estas nenionfaranto. Rekompence la elspezon por la hospitalo plene kovras la kotizoj pagataj de la laboristoj-malsanuloj.

En la fabrikoj de Ford popeca salajro ne ekzistas. Ĉiu ricevas pohoran salajron. Ne de la laboristo dependas — kiel ĉe la Telor-sistemo — kiom li produktu kaj salajru. La sistemo de Ford el kapitalista vidpunkto estas pli perfekta ol tiu de Telor (angle: Taylor), ĉar ne estas necesa komplika kalkulado. La Ford-fabriko funkcias tiel ritme, kiel iu granda aparato. Ĉiu laboristo devas akomodiĝi al la ritmo kaj devas produkti, kiom la fabrika laborprocezo diktas por ne kaŭzi interrompon en la mehanike daŭranta produktado. Kiu ne povas teni la ritmon, estas maldungata. Estas multaj laboristoj, kiuj ne povas elteni la unutonajn, simplajn movojn, la senĉese kaj rapide ripetiĝantan laboron, por kiu, sen eksterordinara fizika forto, la plej forta streĉo de atento estas bezonata. Dum la nombro de dungitoj estis 14 000, en la tuta jaro okazis 53 000-foje ŝanĝo de laboristoj, sekve laboristo meze ne eltenis pli ol tri monatojn en la “ĉiellando” de Ford.

Ford devis do konstati, ke en tiaj cirkonstancoj malaltiĝas la laborkapablo, malpliiĝas la produktado. Li klopodis nuligi la konstantan formigradon de la laboristoj malnovaj [?] per pli alta salajro kaj laŭebla modifo de la labormetodoj.

Li fondis grandvendejon kaj forigante la profiton de la etkomercisto kaj aliaj perantoj ebligis por la laboristoj malpli karan vivtenon kaj per kredito samtempe alligis ilin al si. Li konstruigis 6000 laboristajn domojn, sed la enloĝiĝanto devis ĝin aĉeti por 2500 dolaroj.

Ĉe Ford kolektiva kontrakto ne ekzistas, kun sindikatoj li ne traktas kaj pagas laŭ sia bontrovo. Simplaj laboristoj ĝenerale salajras 30% pli ol aliloke, sed produktas 40% pli.

Eĉ tiuj laboristoj, kiuj sukcesis alkutimiĝi la laborsistemon en la Ford-fabrikoj, multfoje foriras, ĉar ili ne povas elteni malgraŭ la pli alta salajro la plenan limigon de la persona libereco kaj la sisteman spionadon, kiu esploras ankaŭ la privatan vivon de la laboristoj.

Ford asertas, ke la laboristojn li opinias la plej honestaj kaj necesaj homoj en la mondo, sed lin kontraŭdiras liaj ordonoj. De ĉiuj nove dungitaj laboristoj oni faras fingro-premsignojn, kio estas sendube tre humiliga insulto.

Tiel aspektas la “bonkoreco” de la kapitalistoj, tiel la kapitalista “raciigo”. Racian produktadon efektive nur la venkinta Proletaro povos starigi, kiam ne nur la produktsistemoj, sed ankaŭ la divido de l’ produktoj estos raciaj!

(12 200)

[REKLAMO p.6] Proverbaro Esperanta laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana” de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.

★

LUMO DONAS FORTON

La Ŝervidmajn’ (angle: Sherweedmine), angla minejo, instalis klinikon por pritraktado per ultraviolbluaj radioj. Por povi konstati la efikon de la priradiado ĉe la “subtagaj” (subteraj) laborantoj, oni elektis du alternajn taĉmentojn el samaĝaj junuloj. La unua taĉmento laboris kiel kutime, la alia estis traktata dufoje semajne per ultraviolbluaj radioj.

La rezulto post tri monatoj estis miriga. La radie traktitaj junuloj alprenis pezon kaj grandiĝis je pli ol 50% pli multe ol la netraktitaj. Ankaŭ korpa kaj spirita stato meze pliboniĝis.

La konkludo estas simpla: Jam pro profitaj kaŭzoj la mindirekcioj plenumos tiun socian devon, aplikonte la artefaritan sunon, ĉar ĝi ja pligrandigas la laborkapablon de la ministoj. La plibonigo al la farto de la subtere laborantaj sekve ne okazas pro humaneco, sed nur pro tio ke ĝi signifas pligrandigon de la kapitalista profito.

(10 089)

Por nia Distro

[BILDO p.6 | 67,61,94,83] Desegnaĵo: barba instruisto kun okulvitroj, kreton en la mano, staras antaŭ nigra tabulo kaj demandas knabeton.

— Kion oni ricevas, se oni tratranĉas pomon? — Du partojn. — Kaj se oni ĉiun pecon denove duonigas [?]? — Kvar partojn. — Kaj se oni ankoraŭfoje tratranĉas ĉiun pecon? — Kompoton!

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 303

DUBI

La intelekta libero, aŭ Saĝo, ĝi estas la dubo. Ordinare tio ne estas bone komprenata. Sed kial? Tial ke ni konsideras kiel dubemulojn homojn, kiuj pensas kvazaŭ ludante, sen obstino, sen sekvo; tiaj homoj estas nur mallaboremuloj. Dubi, ĝi estas ekzameni, ĝi estas malmunti kaj remunti la ideojn, kvazaŭ ili estus radaroj, sen antaŭjuĝo, sen trorapidiĝo, celante forigi la kredemon, kiu estas potenca en ĉiu el ni.

Oni maljuste prijuĝis Montenj¹; kaj sendube pro tio oni ne sufiĉe legas liajn verkojn. Kaj laŭ kio oni juĝas lin? Laŭ lia “ĉu mi scias?”, kiu tute ne estas lia lasta vorto, sed kiun li nur proponas al tiuj, kiuj volus dubi pri ĉio pro sofisma ludo, kiel la malplej aserta formulo. Kaj laŭ tio, ke la dubo estas ia “mola kapkuseno por bone farita kapo”. Sed tiuj du formuloj tre malbone prezentas unu el la plej viglaj pensuloj, kies verkoj estas legeblaj. Pro kio? Pro lia tuta sincero, ŝajnas. Li estas homo, kiu vere pensas, ne por aliaj, sed por si mem, kaj kiu faras la inventaron de siaj pensoj, kiu pesas ilin, kiu prilaboras ilin, kiu metas ilin en la fajron de l’ kritiko, sen indulgo, sen respekto. Kiam oni atente legas lin, oni komprenas, kiom da homa forto estas necesa por dubi. Dubi estas penega laboro, kiel forĝi.

Renuvje², forta pensulo ankaŭ, sed pli abstrakta, malpli natura, malpli forĝista en sia maniero, faris rimarkon tre simplan, sed tre trafan, ĝi estas, ke frenezulo neniam dubas. Frenezulo estas homo, kiu kredas ĉion, kion li imagas. Tiu stato, kiu ŝajnas al ni monstra, tiom fremda al ni, ne tiom mirigus nin, se ni pensus pri la varieco kaj nekonsekvenco de niaj revadoj kaj sonĝoj. En dorma stato ni ĉion kredas. Kion signifas vekiĝi kaj rekonsciiĝi? Ĝi estas forĵeti kredojn. Ĝi estas diri: ne. Ĝi estas pensi kontraŭ la ideon, kiu sin prezentas. Ĝi estas dubi.

La timo estas animala sento tre forta. Kaj kion ĝi liveras al ni? Tujan kredon. La timo estas tiranie aserta. Mi timas lupon, mi ĝin vidas, mi forkuregas; ju pli mi kuras, des pli mi kredas; mia forkuro valoras pruvon. Ĉe ĉiu dogmemulo ekzistas io simila. Li asertas, li ekbatalas, li kuras. Li sin ĵetas sur ideojn per sia tuta pezo, kiel hundo sur leporon. Tia pasio faras la oratoron; ĝi estas danĝera speco, tro admirata. Esti emociita, kriadi, kredi, ĉio tio ĉi estas animala. Montenj kuraĝis skribi jenon: “La obstinado kaj ardo de opinio estas plej certa pruvo pri stulto. Ĉu estas io pli certa, pli decida, pli malŝata, pli meditaspekta, pli malpetolema, pli serioza ol azeno?” Kaj ne eraru pri la rideto; ĝi estas la rideto de atleto, kiu levas halteron.

Alen.

El la franca tradukis Herezulo.

¹ France: Montaigne. ² France: Renouvier.

DISKUTEJO

Pri iuj “Tagoj”

Vesperiĝis. Ekmalfunkciis la maŝino MG 28 (Mia laborej-n-o). Reekvivas nun la homo, la homar-ereto 10 089 (SAT-n-o).

Jen la ĉiusemajna “S-ulo”. Traleginte ĝin, mi denove trovis “Tagon”. Unu el la vico de l’ “Tagoj”, kiuj unu similas al la alia kiel kokinovo la alian. Jes, fine mi do konfesu, ke mi preskaŭ malamas ilin, tiujn “Tagojn”, kiuj nur (kun malmultaj esceptoj) diras al mi, ke iu ie ion faris, ke li ellitiĝis, lavis sin, matenmanĝis, rapidegis laborejon, eklaboradis, paŭzis, reeklaboregadis, iris hejmen kaj . . . enlitiĝis.

Mi tute ne povas imagi, ke la SAT-amikoj interesiĝas pri mia aŭ alies deviga taglaboro. Ĉu ni ne ĉiuj, sen escepto, scias, ke en la tuta mondo estas la samo, ke ni nur vivas por laboregadi ĝis senkonsciiĝo, ke por plikleriĝo, amuzo (niasenca), por okupado priarta, scienca, sporta aŭ ia ajn alia afero restas nur tempereto? Jes, ni bone scias.

Kaj tamen mi scias, ke spite ĉio aŭ ĵus tial en ĉies kapo laboregas milionoj da pensoj. Kaj el ĉi tiu fonto mi volas ĉerpigi vin, Gek-doj. Tute ne necesas rakonti pri la dormĉambraj sekretoj de geedzoj. Mi ankaŭ ne volas aŭdi pri ia tielnomataj “benk-klub”-anoj¹. Restas ankoraŭ sufiĉe da aliaj sciindaĵoj, kiuj ofte havas ĝeneralan valoron. Ekzemple: uzado de samaj laboriloj ĉe diversaj popoloj; aŭ, individuaj raportoj pri tipaj moroj kaj kutimoj ĉe aliaj homoj. Certe multaj el ni jam travivis ion priskribindan. Mi ofte jam miregis, ke negroj, ĉinoj emas esti tiel silentemaj. Por ili ĉi tiuj paĝoj ja bonege permesus forigi la antaŭjuĝon, kiun havis, fakte ankoraŭ havas parte la eŭropanoj, blankuloj, kontraŭ ili, dank’ al la kapitalista, pli ankoraŭ la eklezia eduksistemo, kiu nur malamigis al ni alikolorulojn, montris ilin kiel homojn duaklasajn. Mi bone memoras, ke dum mia infaneco, ludinte sur la strato (en Hamburgo) kaj vidinte ĉinon aŭ negron, mi kun ega ĝojo primokis, insultaĉis, eĉ kantis versaĉojn tiaspecajn. Vi ĉiuj certe scias, kiel malfacile estas forigi ion, kio estas plantita en la netuŝitan infanan animon. Verdire, ofte sufiĉus unu vorto aŭ rigardo de aliulo — mi ne volas diri kontraŭulo — kaj ĉio estus en plej bona ordo.

La “Tagoj” estu speguloj de l’ animoj. Per ili ni pli kaj pli alproksimiĝu, interfratiĝu. Inter la politikaj, sindikataj kaj aliaj certe necesegaj konstru-ŝtonoj troviĝu ankaŭ guteto da homeco. La “Tagoj” ne plu estu spegulbildoj de labormaŝinoj, sed ni montru per ili, ke ni ankoraŭ ne tute pereis en la “jarcento de l’ maŝinoj, de la trafiko”.

Ĉiu certe povas verki tiel, kaj baldaŭ ni legos el la Redaktejo: “Ĉesigu intertempe la alfluegon. Ni ricevis materialon sufiĉan por eldoni dum kelkaj jaroj eĉ dudekpaĝan ‘S-ulo’n.”

(10 089)

¹ Geamantoj, kiuj ŝatas sidi dumnokte sur benkoj de publikaj parkoj.

Kia devas esti mia edzino?

Antaŭ nelonge en ĉi tiu sama gazeto aperis kelkaj anoncoj pri deziro interkorespondi kun celo edziĝi. Dank’ al ili okazis malgranda diskuteto, kiu baldaŭ finiĝis. Per ĉi tiu artikoleto mi dezirus renovigi ĝin kun nova celo, nome per komuna diskutado montri, kiaj devas esti SAT-anoj-geedzoj.

Mi komencas ĉe miaj propraj opinioj: Kvankam mi mem ne estas oficiala membro de Komunista Partio, mi laŭ idearo estas tre proksima ĝin. Dank’ al tio ŝi ankaŭ devas esti komunistino (oficiala membreco ne gravas). El tio sekvas multego alia: Ekzemple — ŝi devas esti konvinkita ateistino; ŝi ne devas esti fumulino, alkoholulino ktp. (mi ankaŭ nenion da tiaj aĉaĵoj uzas) en sporto, laŭ naska deveno mi estas kozako: ŝi neniel devas cedi al mi, t. e. ŝi devas bone rajdi, pafi, naĝi, skermi, salti, kuradi, piediradi, skii ktp. Por tiu afero mi eĉ kompilis specialan tabelon kun ciferoj minimumaj.

Mi mem estas literaturulo, sed en kia arto ŝi devas kompreni ion, mi ne scias ankoraŭ (kompreneble mi ne skribas pri altkvalifiko). Bedaŭrinde dum granda kaj civitana militoj mi ne povis studi multajn aferojn. Ekzemple mi opinias, ke ĉiu homo devas scipovi kantadon, dancadon, deklamadon kaj kelkajn aliajn artojn en grado sufiĉa por hejmamuzo.

En monrilatoj reciprokan sendependecon de geedzoj mi opinias nepra kondiĉo. Mi ne deziras havi edzinon-sklavinon kaj mem ne deziras esti sklavo. Tiu opinio ne signifas, ke mi rifuzas helpi laŭbezone aŭ mem akcepti helpon. Sed miaopinie mona sendependeco estas plej bona fundamento por vera amo. Tial ŝi devas havi ian profesion kaj nenion fari en kuirejo; en ĉi lasta ŝi devas kompreni ne pli ol mi. Infanproblemo, almenaŭ en Sovetio, estas sufiĉe facile solvebla, nur estu deziro. Abortojn mi konsentas nur laŭ kuracista konsilo.

En klasaj kaj klerecaj rilatoj mi preferas havi edzinon samklasan kaj samkleran. Nacieco malgravas.

Por paroli senkaŝe, mi dezirus havi plej belan edzinon, kaj aliaj ĉiuj dezirus tion saman, kvankam belulinoj (beluloj ankaŭ) estas maloftaj. Kion do fari?! Nur ŝi ne estu ia timigilo. (Cetere: koncepto pri beleco estas plej diversa ĉe diversaj nacioj kaj intermiksiĝo de nacioj estas sola savo por malbelul(in)oj. Sekve: Gemalbeluloj de la tuta mondo, unuiĝu en SAT!!).

Responde mi dezirus vidi artikoletojn de aliaj K-doj pri la sama temo kaj precipe de K-dinoj: Kia devas esti ideala edzo. Kaj antaŭe mi promesas atentegegon!

Kozako.

[REKLAMO p.7] Diablidoj — Rakonto por la Junularo, origin. verkita de N. Barthelmess. La facile komprenebla enhavo, prezentita en formo de vigla rakonto, ebligas ankaŭ al ne tute perfektaj esperantistoj, legi tiun ĉi libron. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1 Leipzig O 27 Prezo 0,60 mk. g.

— paĝo 8 —

306 — SENNACIULO

DUMKONGRESA EKSPOZICIO

Sendu ekspoziciaĵojn

Okaze de la 9-a SAT-Kongreso estos aranĝita ekspozicio. Ĉar ni invitas por partopreno ĉe tiu ekspozicio ankaŭ laboristajn sportulojn, radiistojn, fotistojn k liberpensulojn, ni bezonas nur plej taŭgajn k valorajn ekspozaĵojn, por povi almenaŭ konkuri kun koncernaj organizoj, kiuj ekspozos en specialaj ĉambroj. Tiu ekspozicio ne nur imponu al la kongresontoj, sed ni nature ankaŭ volas pruvi la specialajn kapablojn de nia movado. La sama materialo poste ankaŭ povos servi por aliaj kongresoj de SAT. Ĉiuj SAT-rondoj okupiĝu pri tiu temo k elektu nur plej valorajn materialojn. Ĉion sendu laŭ adreso: F. Emmrich, Leipzig S 3, Fichtestr. 102, IV.

Gazetservantoj sendu la kapojn aŭ tutajn ekz. de gazetoj, kiuj utiligas esp-on, kiuj presigas per- aŭ poresp-ajn artikolojn. Samtempe tio liveros al ni tre utilan statistikon, kondiĉe ke ĉiuj Gek-doj agu laŭ nia alvoko.

K. K. de l’ 9-a SAT-Kongreso.

ANTAŬKONGRESO EN DÜSSELDORF

Sendube aro da Gek-doj el Francio, Belgio, Nederlando k Anglio partoprenos la 9-an SAT-Kongreson en Leipzig. Imitante la ekzemplojn de Regensburg, Breslau k Rostock — tiel la laborista esperanto-grupo de Düsseldorf estas preta, bonvenigi la SAT-K-dojn por inde aranĝi antaŭkongresan renkontiĝon.

Düsseldorf estas granda k bela urbo, kiu meritas la atenton de ĉiuj Gekongresontoj. Neniu preterlasu la okazon, viziti la urbegon ĉe la Rejno lokitan. Alvenu multope, por ĝui la rabaton de societa veturo de Düsseldorf ĝis Leipzig. Rekomendinde estas, aĉeti la biletojn ĝis Düsseldorf. Rapidvagonare de Düsseldorf ĝis Leipzig la veturo kostas 16 mk. g. (jam dekalkulita la rabato). Necese estas, sufiĉe frue ekscii la nombron da partoprenontoj; tial vi estas petataj, bonlegeble anonci vin por partopreno al tiu antaŭkongresa renkontiĝo ĉe K-do Georg Buna, Düsseldorf (Rhld.), Gerresheimerstrato 20 (Germ.).

Ĉiuj Gek-doj, kiuj vizitos nian urbon, certe kunhelpos propagandi, sukcesigi, progresigi nian esperantan movadon samkiel la proletan aferon ĝenerale.

SAT-ano 3789.

[REKLAMO p.8] Lasta eldonaĵo de SAT! Prologo — Poemaro originala de E. Mihalski — 64 pĝ. kun titolbildo — Mirinde fluaj k graciaj lirikaj versoj. — Prezo: 0.70 mk. g. — Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

PRI LA JARLIBRO

De K-do Izgur:

“Ni ne forgesu, ke ĉi tiu eldonaĵo estas la plej bona SAT-anigilo, ĉar por ĉiu SAT-ano, ĝin posedanta, ĝi estas informilo, konsililo, adresaro, propagandilo — plej utila eldonaĵo de SAT per nenio anstataŭebla. La Jarlibro estas ankaŭ bonega varbilo kaj surtabla libro, kiu helpas al ĉiu SAT-ano kontroli, serĉi kaj trovi necesajn adresojn por interligiĝi kun SAT-anaro. Tial ni insistege, plej varmege rekomendus ĉiam celi ne maldikigi, ne malampleksigi, ne ftizigi, sed ĉiam kreskigi ĝian enhavon, adresaron, amplekson. La fakto mem, ke ĉiu aktivulo povas trovi sian nomon kaj adreson en ĉi tiu libro, estas alloga varbmomento . . . La elspezo por preparo de pli ampleksa Jarlibro devas esti kovrita per speciala pago: 1. de aktivuloj per anonceto (samtempe kun ilia adreso) pri ilia deziro korespondi kaj kun kiu pri kio; 2. de pasivuloj por la enlokigo de ilia plena adreso (sed ili ne rajtas enpresi anoncojn pri siaj koresponddeziroj). Aktivuloj kaj pasivuloj devas esti pri tio avertataj dum la varbado aŭ per anonco (por aktivuloj) en “S-ulo”. Tiu ĉi mia projekto ŝajnas al mi trafa kaj utilega por SAT. Riproĉi neniun povos kaj rajtos. SAT profitos sufiĉan fonton de alpagoj (al la kotiz-pago) kaj ricevos eblon eldonadi ampleksajn, riĉajn, allogajn Jarlibrojn . . . En ĝi devas ĉiam trovi lokon artikoloj sumantaj la kreskon ne nur de SAT-movado kaj de praktikaj sukcesoj de esp-o inter proletaj organizoj kaj grupoj, sed ankaŭ en al ni malamikaj, neŭtralistaj tendaroj; ke ĉiu SAT-ano konvinkiĝu, ke ju pli esp-o estas disvastigata, aprobata kaj utiligata de niaj klasaj malamikoj kaj ĉe la burĝaro, des pli ni proletoj havas devon aktiviĝi propagandante, disvastigante kaj utiligante esp-on inter proletaj medioj.”

De la Voroneja SAT-anaro:

“Iam oni metis antaŭ la SAT-anaro du sortkartojn: unu por la “sama dika jarlibro” kun pli granda kotizo k duan — por malpli dika libro kun “sama” kotizo. Nu, la SAT-anaro inde solvis tiun ĉi demandon elektinte la unuan karton. Estis ĝoje konstati, ke denove tian dikan k valoran jarlibron ni ricevos en 1929, sed ŝajne nia antaŭĝojo estis tro rapida: surprize ni sciiĝis, ke pro ies saĝa volo la nova jarlibro ne enhavos la adresojn de ordinaraj membroj, nek iun informon pri la personaj ecoj de ĉiu nia samasociano. Kial tia rezigno? Do sekve, anstataŭ adresoj k ŝatindaj sciigoj pri ĉiu SAT-ano, ni legos . . . prezojn de viando k de aliaj manĝaĵoj (vidu “S-ulo”-n 230). Ni konsideru, K-doj, ĉu tio estus necesa por la jarlibro? Ĉu ni estas riĉeguloj por vojaĝadi tra la mondo laŭ jarlibro sciiĝante pri hoteloj, firmoj k agentejoj? Laŭ nia opinio ni bonege servus al la burĝa esp-istaro per tiu prospekto, sed ne al la proletara. Ho, ni eĉ lasu la supozon, ke du dekoj da membroj el la tuta SAT-anaro havas eblon vojaĝadi, do ĉu por ili oni ŝanĝu la ŝatindan, kutiman enhavon de la jarlibro? Ĉu tiuj vojaĝantoj ne povus simple perletere informiĝi pri ĉiuj bezonantaj aferoj en vizitotaj urboj?

Ni ege miras, kial tiun aferon ne pripensis la Direkcio¹ k kial ĝin diskutis la partoprenantaro ĉe la VIII-a¹. Oni devas bedaŭrinde konstati, ke principoj de intermembra demokratio estis malatentataj dum tiu gravega decido. Konsideru do, ĉu rajtis la kongresanoj decidi, ĉu aperu adresaro kun personaj sciigoj, ĉu foira prezaro? . . .².

Kiam ni novajn SAT-anojn informis pri rearanĝo de la jarlibro, ni trovis malsimpation inter ili k nun ni efektive efikan varbilon perdas — la ŝatatan de ĉiuj adresaron kun sciigoj.

Ni proponas al ĉiuj SAT-anoj larĝe pridiskuti tiun ĉi gravan demandon. Ni postulu: 1. nepre senpage aperigi adresojn de ĉiuj aktivaj SAT-anoj, 2. aldoni al ili ĉiujn sciigojn laŭ “demandiloj”, same kiel en jarlibro 1928; cetera parto estu kia ajn.

Komisiite: Voldo Glazunov (7347).

¹ Pri la sinteno de la Direkcio pri tiu afero oni povas legi en la “Protokolaro de l’ VIII-a Kongreso” pĝ. 38 jenon: “K-do Lanti diras, ke la propono ne estas normala k bedaŭras, ke la Proponkomisiono forgesis la fakton, ke kun la Jarlibro ni sendis demandilon al la tuta membraro pri tiu demando, ke estus pli saĝe atendi la rezulton de tiu referendumo k lasi al E. K. la zorgon decidi laŭ la deziro de la plimulto.”

² Laŭstatute la Kongreso rajtas decidi pri tiaj aferoj. (La K-doj bonvolu relegi la koncernan paragrafon en la Jarlibro). Sekve la Direkcio, kiu neniel volas diktatori, devas apliki la kongresajn decidojn, eĉ se ĝi konsideras ilin netrafaj. Sed, decido de Kongreso povas esti nuligata de alia Kongreso.

Direkcio de SAT.

KORESPONDEMULOJ

La Centrejo de Esperanto-Servo ne estas peranta oficejo por korespondaĵoj. Ni insiste petas, ne plu turmenti nin per korespondpetoj ktp. Nome nun tiuj petoj alvenas ĉiutage. Vi havas la Jarlibron de SAT kun multaj aliaj adresoj de SAT-anoj, k precipe aperas ĉiusemajne “S-ulo”, kiu havas specialan rubrikon por korespondemuloj. Pro aliaj gravaj laboroj ni estonte estos devigataj, simple flankenmeti tiajn korespondpetojn. Plendoj do ne utilas, se oni respondon de ni ne ricevos.

Centrejo de Esperanto-Servo de SAT.

Bonvolu klarigi

En n-o 237 de “S-ulo” mi legis interesan artikolon pri ŝparmovado en Sovetio. La verkinto (A. Erjuĥin) interalie diras, ke la rentumo de ŝparkasoj estas 8—9%. Mi ne dubas pri la ciferoj, tamen ili ŝajnas al mi mirige altaj. Ĉu vi bonvolus klarigi, kiel la ŝparkasoj povas doni tiom altan procenton?

S. Engholm.

SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 307

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRIO. En la nova ĵus eldonita ateista gazeto ilustrita “Der Funke” (Fajrero) aperas regule esp. kurso por germanlingvanoj. Enkonduke la gaz. klarigas la gravecon de intern. lingvo al la legantaro. Red.: W i e n 7, Lerchenfelderstr. 1 (12 768). La ĉiutaga gaz. “Die Welt am Morgen” (Mondo je mateno) aperanta en Wien (red. adreso kiel ĉe supra gaz.) komencis 28. 4. aperigi esp. kurson. — SOVETIO. Barnaul. En feb./marto fondiĝis novaj rondetoj ĉe domo de klerigo (15—20 geinstruistoj), sovet-komerc-oficistoj (20 p.), led-fabriko (18 p.), ĉe 8-a sov. lernejo esp-o estas instruata kiel lernobjekto en 5-a, 6-a, 7-a grupoj (89 gelern.); ĉe loĝej-kooperacio, virina rondeto (14 p.). La lernado ankoraŭ daŭros ĝis fino de junio. Varbado por SEU estas preparata. Ĉe kulturfakoj de sindikatoj: fervojista, kleriga, poŝtista, estas fonditaj esp. konsultejoj k oficejoj por intern. interligo, kiuj dissendis cirkulerojn al periferiaj ĉeloj pri funkciado k celado. Propagando imitinda por aliaj organizoj! Dum aprilo/majo oni prezentos en ĉiuj kluboj, entreprenoj k lernejoj, kie funkcias esp. rondetoj, scenojn: “Pariza Komuno” k “La Venko”. Ankaŭ okazas intern. vesperoj kun deklamado, kantado ktp. Nun ĉie ni preparas standardojn k afiŝojn dulingvajn por 1-a majo, en kiu tago estos legataj ĉe sindikata domo la ricevotaj leteroj de eksterlando. — Ivanovo-Voznesensk. Okaze de Gubernia soveta kongreso estas aranĝita esp. ekspozicio “Internacia edukado k intern. korespondo”. (3409) — Novosibirsk. Organiziĝis Turista (naturamika) grupo kun esp. fako (gvid. K-do Ŝemelov), kiu eldonas gvidlibron kun rusa k esp. teksto; ĝi aranĝis dusemajnan ekspozicion enhavanta esp. materialon. El vizitintoj de l’ ekspozicio formiĝis nova grupo de lernantoj. — Tomsk. Pere de esp. interligo kun Vieno estis sendata okaze de 18. marto protestletero kun pli ol 100 subskriboj kontraŭ la Rumania registaro. Standardinterŝanĝo efektiviĝis inter Vieno k Tomsk (poŝtistoj).

[BILDO p.9 | 6,43,34,49] Ornama kapdesegnaĵo en kadro: malfermita libro kaj skribplumo.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Serio “La Maro”. Eldonis: Heroldo de Esperanto, Köln, ilustrita biblioteko n-oj 6/10. Form. 13×19 cm. Prezo po n-o: 0.50 mk. g. La 5 n-oj kune broŝ. 2.— mk. g., bindite en unu volumo: 3.60 mk. g. Laŭ kronologia ordo: GUDRUN, resuma rakonto laŭ mezepoka germana eposo, de Teo Jung. 40 pĝ.

La mezepokaj verkoj, ĉar tre naive aranĝitaj, estas nun enuigaj. Necesas penego, por legi ilin. Sed kiu kuraĝas peni, trovas oftajn ĉarmajn fulmojn de vera poezio, de eterna homkompreno.

Mi bedaŭras devi diri, ke Teo Jung resumtradukis la enuon, sed ne la belojn. Nur estus indaj tiaj resumoj, se ili entenus kritikan komenton de praeposo: ĉu scienculoj agnoskas aŭ disputas pri historieco aŭ nura imageco de faktoj k herooj, ĉu la lokoj estas geografiaj aŭ fantaziaj ktp. Tio vigligus la intereson, instruus la leganton pri deveno de tiaj praavaj poezioj. Ankaŭ citoj bone elektitaj, necesus por speguli atmosferon de eposo. Mi profitas tiun okazon, por malkonsili la tro-uzon de “kaj”. Tro da verkistoj kredas, ke por verki epose, biblie (Biblio estas eposo, nenio pli), sufiĉas balbutadi k rebalbutadi: “… kaj la bela virgulino … kaj la sentima heroo … kaj li … kaj ŝi …, kaj la …”

Ne! Tio estas ridinda, speciale ridinda en esp-o, ĉar nia k a j estas forta vorto, bezonega logika limo en frazo. Ĝi ne kunfandiĝas kun najbaraj vortoj, kiel “e, i, y, et” en niaj lacemaj naivaj latinidaj dialektoj. Ĝi parencas pli, tiu grek-filozofa k a j al la gravaj latinaj vortoj “quidquid, quaedam, sic, quicumque, quod, q u a n t u l u m c u m q u e ktp.”, r a c i e c a j. Zamenhof komprenis, ke necesis, en monda lingvo, pli da precizeco, malpli da kunfando. Tial sonoras esp-o pli kiel latino, ol kiel ekzemple la terure disfluanta angla lingvo, aŭ la mallongiĝa franca.

Do eĉ en tradukoj ni ne trouzu k a j. Ritmon de tradukaĵo ni transmetu en esp-an tradukon sen tiom da k a j, kiom da E aŭ I povas enteni la babilado de niaj geavoj.

La hantataj ŝipoj, de Allan Cunningham, trad. el angla lingvo L. N. Newell k Krc.[?] Sturmer. 40 pĝ.

En romantika literaturo tro abundas rakontoj pri fantomoj, sen ia racia respondo al la superstiĉaj okazoj. Iom da mistero — tio estas tiom literatura! Ĉion klarigi? Fi! Ne estus “artisma”! Danĝera verkistaĉa modo! Mi opinias, ke ĉiu sorĉa rakonto, kiu finiĝas sen racia klarigo de la fantomaĵoj, devas foresti precipe en esp-a literaturo. La tuta homaro, krom kelkaj kleruloj, obeas religiojn k superstiĉojn. Ĉu ĝuste per esp-o Eŭropo, iom pli klera, rajtas sendi al azianoj, al afrikanoj, amerikanoj, ankoraŭ novajn fantomaĵojn, sorĉaĵojn? Ne. Tio estas tute malbona.

Superstiĉo ankoraŭ vivadas en la koroj, la nervoj, la heredoj de ĉiuj homoj, eĉ de liberpensuloj. Ni ĉiuj memoru: nia patrino, niaj geavoj superstiĉis pri ĉio. Traduki oni devus la belegan verkon de Dühamel’: “La ventega nokto”. Jen verko pri la superstiĉoj, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭ ni, verko kiu kontraŭbatalas ilin.

En “La hantataj ŝipoj”, fantomoj regas. Tiu, “ili volas mortigi”, pereas. Junulo dronas per ili en maro, aŭtoro leganto en stulteco. Kial do la neŭtralaj eldonistoj presigas tiom da nepresindaj verkoj? Burĝa senordo, se ne intenca stultigemo, kion mi ne kuraĝas supozi. — La dua rakonteto en tiu libro: “Ŝuldpedelo sur la maro” de W. Clarke Russell, estas amuzega ŝercaĵo bonhumora, tre agrable legebla.

La ŝipĉarpentisto, de Friedr. Gerstäcker. 59 pĝ. (duobla n-o), estas bonega, interesega rakonto pri dolĉa vivo sur bonklimata insularo en la Pacifika Oceano k pri terura vivo sur balenŝipoj, dum deknaŭa jarcento. Kiom jam ŝanĝiĝis la mondo, de kvindek jaroj!

La aŭtoro skribis kelkloke en ridinda klasika stilo. (Mankas lia biografio, nepre necesa ĉe ĉiu iom ampleksa esp-a traduko, kiun estas legota en tutmondo). Sed ĝenerale la stilo estas tute flua, kvankam ne tre esprimpova. Kaj ĝi vivigas tiom neordinarajn homar-angulojn, ke tiu verko ĉiam estas interesega. Ĉi tiu libro estas unu el la tro malmultaj plezure k utile legindaj en esp-a literaturo.

El “Navigado estas necesa”, de Gorch Forck. 32 pĝ.

Jen unuaranga verkisto. Belega rakonto de ŝip-pereo, senespera, vera sinfonio en prozo sen patoso, pri lukto de tri homoj kontraŭ ĉionpova uragano. Nepre leginda.

Kiel fakulo parolante pri sia metio, la aŭtoro kaptas nian atenton, same kiel Friedr. Gerstäcker en “La ŝipĉarpentisto”. Ili kvazaŭ ne bezonis esti artistoj, nur rakonti, kion ili vidis. — Ĉu tiom da novaj vortoj estas utilaj? “Vaĉi” anst. “gardi, dejori”, ĉu ĉiuj naciaj nomoj de ŝipoj aŭ barkoj necesas en esp-o: “logro, slupo (ŝalupo! estas en KABE), kutro, briĝo, evero, skuno”, ktp.?! Kaprico, de Duglas P. Boatman, originala esp-a rakonto. — Tute ne presinda, senvaloraĵo. Agonio de la “Sémillante”, de Alfons Dôde’: traduko de lernej-klasika modelpeco, leginda. Eĉ nur je la nomo de la franca lingvo, mi protestas kontraŭ la tute senutila vorto “rodanta” (vaganta), kiun inventas la tradukinto-akademiano laŭ franca vorto “rôder”¹. “Roder”, franclingve, signifas “raspeti”. Oni retrovas ĝin en “corroder”. La vorto “rôder”, tute nesama, devus esperanten tradukiĝi “Raŭdi”, se ĝi necesus. Sed “vagi” tute sufiĉas.

Zamenhof tre bone posedis la senton de harmonio en vortoj. Tial esp-o estas tiom bela. Mi intence insistas pri tiu nura vorto. Vagi esprimas bone, en sono, la heziton, la sencelecon. “Rôder” esprimas ĝin same. Sed kontraŭe “rodi, rodanta”, Roder, Corroder, estas akraj vortoj. Ni atentu: Poetoj baldaŭ esp-on forĝos. Ni gardu por ili bonan metalon.

Resume, tre interesa estas tiu aro da libroj pri maristaj kutimoj, bedaŭrinda la enmikso ĝin de ne-presindaĵoj: “La hantataj ŝipoj”, “Kaprico”.

La bildoj estas malbelaj. J i e f.

¹ Ni havas en esp-o la radikon “rod”‘, sed nur en la senco “rodo” = akvujo ŝirmita, kie la ŝipoj povas jeti ankron (v. KABE).

— paĝo 10 —

308 — SENNACIULO

[REKLAMO p.10] Gekamaradoj! Sanaj kaj junaj, freŝaj kaj inteligentaj vi nur povas resti, se vi malakceptos ĉiajn ajn pilolojn kaj aliajn ĥemiajn rimedojn, kiuj principe malbonefikas je via sango kaj nervaro. Jam de multaj jaroj la sciencularo medicina, ĉiuj kuracistoj, bioĥemiistoj, naturkuracistoj ekkonis, laŭdas kaj postulas por preskaŭ ĉiuj malsanoj la mirindan efikon kaj sekve de tio la aplikadon de la ELEKTRO La kuraca forto de la elektro superas ĉion! Korpo kaj spirito estas renovigataj kaj hardataj per ĝi. Oni ne timu pri ĝusta aŭ malĝusta diagnozo de la

[BILDO p.10 | 10,34,37,54] Foto de malfermita valizo kun elektra kuracaparato: tuboj, elektrodoj kaj teniloj en la kovrilo, du kabloj kun manteniloj elpendantaj antaŭe.

kuracisto aŭ de si mem, sed oni trafluigu la ruinigitan korpon per elektra kuracforto kaj oksigeno, kiu laste vivigas la tutan organismon. Ne nur por la riĉularo, sed ankaŭ por vi, esperantistaj proletoj ĉiulandaj, ekzistas ĉio, kion kreis homa spirito kaj mano. Estas konstatite, ke per tia elektra aparato oni mem povas kuraci pli ol 50 diversajn malsanojn kaj ege mildigi la dolorojn de la nekuraceblaj malsanoj. Vi eĉ ne povas danĝerigi vian organismon dum malkorekta apliko de la aparato. Do post ĉiu apliko, daŭranta proks. 10—15 minutojn, vi rimarkos la mirindan efikon. Ne timu, ke vi per ĉi supra aparato estos trompita! Male! Multaj K-doj jam posedas ĝin, ŝuldante al ĝi la resaniĝon. Tiaj aparatoj estas aĉeteblaj en 5 diversaj konstruoj. Laŭ la kompletigo ili kostas 45, 60, 75, 90 aŭ 130 germ. markojn. En okazo de partopagoj 10% pli. Tiuj Gek-doj, kiuj estas kapablaj kaj emaj aĉeti, sin turnu al K-do 1045: Arturo Mehlhorn Leipzig C 1 (Germ.), Härtelstr. 9, I. Reprezentantoj en ĉiuj landoj estas serĉataj.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

T o v e r i t a r, Astoria (Usono), 19. 3., Luiz’ Miŝel; K l a s s e n k a m p f, Halle, 9. 4., radiokonc. Moskvo; O. P o v o, Lisboa, 29. 1., Sov. kamp. superst. k tutm. trusto de elektro, 16. 2., Nuntempa tajlormetio en Anglio, 21. 2., Junuleduk. en Italio, 8. 3., Vivo de sov. infandomo, 23. 2., 27. 2., Buĥara, 12. 3., Ĉinio k Eŭropo, 18. 3., Virina lab. en marrikolto, 15. 3., Malpermeso de alkoh. en Usono, 20. 3., Mikroboj en servo de l’ homaro, 26. 3., Kvindek jaroj da kremacio en Germ., 3. 4., Serbia “festo de l’ mortintoj”; I g u a l d a d e, Coimbra, 9. 3., Religio en Sov., 16. 3., Vivo de sov. infandomo.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

S i g n a l e n, Stokh., 18. 4.; O. P o v o, Lisboa, 16. 3., 26. 3., 1. 4.; O. C i n e f i l o, Lisboa, 30. 3. (kino), R u ĝ a A l t a j, Barnaul, 18. 3., 4. 3., 9. 3. (pri labkor-oj ktp.). (Vidu ankaŭ sub “Kroniko”.)

Peresper. materialon enpresis:

T r a v a i l, Lyon, 20. 4.; R u ĝ a A l t a j, Barnaul, 17. 1., 27. 1., 28. 2., 8. 3., 25. 3.; L a n o v a v i l a ĝ o, Novosibirsk, 20. 3., 25. 3., R u ĝ a r m e a n a s t e l o, Novosibirsk, 5. 2., 6. 4.; L a J u n a L a b o r i s t o, Novosibirsk, 3. 2., 14. 2., 16. 2., 17. 2., 12. 3., 28. 3., 15. 3., 2. 4., 3. 4., 4. 4., 6. 4.

Korektoj en n-o 238. Bonvolu legi pĝ. 279, 3-a kol., lin. 10 de supre, “eĉ tiuj” (anst. ĉe tiuj). Pĝ. 278 la titolo devas esti “L a Brita Trinkejo” anst. “El …”, kiel fuŝe metis la kompostistoj.

[REKLAMO p.10] Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!

NIA POŜTO

13 354. — Se vi estas izolulo en via loko, via adreso aperos senpage en la Jarlibro.

M. R., Bedzin. Ni gardas vian materialon por “La Lern.”.

5627—4544. Ni uzos vian artikolon. La “Dagest. Notoj” certe estos uzataj, la Krestomatio estas en preparo; por “S-ulo” tiu materialo estas tro ampleksa. La kolektivsaluton okaze de l’ 200-a ni ne tenas[?]. Salutojn! — R e d.

NIA SPORTA POŜTO

7658. — Via artikolo estas bonintenca, sed tro persona kaj cetere eĉ en niaj rondoj ne ĝuste estus komprenata. Por montri mian simpation al via pensmaniero, mi klopodos kiel eble plej baldaŭ aperigi artikolon pri “nudkulturo”. (2518)

Laborist-esperantista renkontiĝo

aranĝita de la LEA-distriktoj Ruhrregiono-Vestfalio kaj Rejnlando, okazos dum pentekosto 1929 en la proksimo de Langenberg (Rejnlando) (Radio-sendstacio). Ni invitas ĉiujn Gek-dojn el tiu regiono, sed ankaŭ eksterlandajn Gek-dojn el Holando, Belgio, Francio, partopreni. Anoncojn kaj informpetojn direktu al K-do W. Stertzenbach, Essen, Bruchstr. 47 a, I (b. Burger).

RADIISTOJ de la tuta mondo, atentu!

La germana Laborista Radio-Unio eldonos kvaronjar-libron, kiu aperos en germana kaj esperanto lingvoj. Eldonkvanto estos 20 000 ekzempleroj, amplekso 70 paĝoj. Ni bezonas tiucele raportojn el la tutmonda laborista radiomovado, ankaŭ estas dezirataj teknikaj artikoloj. Korespondanoncojn de laboristaj radiistoj ni enmetos senpage, precipe de radiistoj, kiuj krom en esp-o korespondas ankaŭ germane.

Radiistoj tutmondaj kunhelpu!

Adreso: K-do Bruno Rönnebeck, Esperanto-taĉmento ĉe la G e r m. L a b o r i s t a R a d i o – U n i o Berlin-Tempelhof, Fr.-Wilhelmstr. 12.

GRUPO DE ESPERANTISTOJ

de fervoj-laborista klubo (12 personoj de 17 ĝis 25 jaroj), deziras korespondadi kĉl. per L, PK ktp. pri div. temoj, kolektive k individue. Adreso: Nikolsk-Ussurijsk, Fervoj-Laborista Klubo, por rondeto de esperantistoj.

NEPRE LEGU!

La 8-an de junio Nîmes-a lab. esp. grupo okazigos gravegan propagandekspozicion. Ĉ i u j grupoj, ĉ i u j K-doj estas petataj helpi al ni, sendante tuj amase esperantaĵojn, ĉiulandajn laboristajn gazetojn, salutleterojn, fotojn, PK, PM, ĉiajn propagandaĵojn. Ĉiuj estos rekompencataj.

Adr.: Fajrero, Bourse du Travail, Nîmes (Francio).

Interesplenan k daŭran koresp. dez. progresanta SEU-ĉelo ĉe klubo de metalistoj. Ni ankaŭ interŝanĝas il. gaz., fotojn ktp. Skribu multnombre! La akuratan respondadon garantias la Dnepropetrovska peranto K-do S. Kudrjavicki. Adr. Klub Metalistov-Lenina “Esperanto” Dnepropetrovsk (Sovetio).

ENHAVO:

paĝo
La potenco de l’ mistikismo 297—98
Liberiĝo el la mistikismo 298—99
Pri la mezgermania industriregiono 299—300
Komunist-arestoj en Bulgario 300
El mia usona taglibro 300
La laborkondiĉoj en belga vitrofabriko 301
La kreiĝo de super-ŝtato 301
Kiel ni laboras 301
Marista vivo 301
Skizoj el libro “Super la Fordismo” 302
Lumo donas forton 302
Por nia distro 302
Dubi 303
Diskutejo 303
Sennaciula Sporta Paĝo 304
Tra Esperantio 305—08
Anoncoj 308

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 241, 16-a de majo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 241 — APERAS SEMAJNE — 16. Majo 1929

[BILDO p.1 | 41,5,56,14] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

DEKLARO DE LA SAT-DIREKCIO

Dum la kvin lastaj monatoj, oni povis legi sur la paĝoj de nia gazeto plej diversajn opiniojn pri la program-afero. El tiu larĝa debato kaj el la multaj leteroj, kiujn ni ricevis pri tiu demando, evidentiĝis, ke la granda plimulto da SAT-anoj opinias, ke nia Statuto plene sufiĉas kiel gvidilo; ke nuntempa akcepto de programo povus nur esti kaŭzo de malpaco kaj disiĝo en niaj vicoj.

Aliparte la Programkomisiono ĝis nun ne havigis al ni alian projekton de programo, kiu povus esti pli akceptinda ol la jam prezentita. Ni konjektas el tio, ke eĉ la programproponintoj rezignas mem sian entreprenon. Tiu senaktiveco de la Programkomisiono estas signo, ke venis la horo de ĝia likvidiĝo, kiel jam proponis K-do 2978 k. a. Ni do povus simple deklari, ke ni konsideras la problemon solvita per forlaso de la proplemo [?] mem. Sed ni lasu al la venonta Kongreso la zorgon findecidi pri tio. Dume ni ŝuldas al la tuta SAT-anaro klarigojn pri nia sinteno en tiu afero.

Kiel ni jam diris en la antaŭparolo al la unua materialo publikigita pri tiu temo (vidu “S-ulo”, n-o 222, 3. januaro 1929) ŝajnas, ke kelkiuj volas bonuzi la okazon, ne por defendi la proponitan programon, sed por ataki la Direkcion de SAT kaj kulpigi ĝin pri ni ne scias kia “reviziado”.

Tia akuzo estas grava. Nia membraro ja devas scii, ĉu ni fakte celas aliigi niajn gvidprincipojn, ĉu ni volas ŝanĝi la direkton kaj la celon de nia Asocio. Ni do parolu klare kaj nete.

Unue ni rimarkigu, ke reviziado en si mem ne estas krimo. Ekzemple, neniu povas prave riproĉi al Lenin, ke li “reviziadis”, kiam li iniciatis en Sovetio Novan Ekonomian Politikon (NEP). Kiam ŝanĝiĝis la objektivaj kondiĉoj, en kiuj malvolviĝas iu socia movado, estas la devo de ties gvidantoj adaptiĝi al la nova situacio. Sed tia adaptiĝo, tia ŝanĝo en la taktiko devas okazi tute malkaŝe. Se ni opinius, ke la celo kaj taskoj, kiujn ni difinis al SAT, tuj ĉe la komenco, ne plu akordiĝas kun la nuntempaj kondiĉoj, ekzistantaj en la laborista movado tutmonda, ni certe proponus la ŝanĝon de la Statuto; ni senĝene proponus “reviziadon”. Sed ni havas male la firman konvinkon, ke niaj ĝisnunaj gvidprincipoj restas ankoraŭ la sole ĝustaj kaj kondiĉas la prosperon de la laborista esperanta movado, konsidere ĝian tutmondecon.

Alia rimarko sin trudas: ĉu ne estas stranga la fakto, ke oni ne riproĉas al la Direkcio ĝian kontraŭstaron al la proponita programo, sed nur la argumentojn, per kiuj ĝi montris ties neakcepteblecon? La kritikantoj konfesas, ke la proponita kaj dum tri jaroj cerbumita kaj diskutita teksto estas ne taŭga; ili plie aldonas, ke estas preferinde rezigni la alprenon de soci-politika programo. Tio fakte signifas, ke la Direkcio tute pravis, kontraŭstarante la alprenon de la proponita teksto. Sed, jen oni riproĉas la argumentojn, per kiuj ni kontraŭstaris al la nedezirinda programo. Kaj tio sonas kvazaŭ oni dirus: “Vi bone faris forbalaante netaŭgaĵon, sed via balailo estas malbona.” Se la K-doj, kiuj kritikas la “rimarkojn”, estus konsekvencaj, ili ja devus ne riproĉi, sed male diri danke: “Vi faris bonan laboron per malbonaj iloj, vi estas pro tio despli gratulindaj!”

Ĉar tiel ili ne parolas, estas certe pro tio, ke ili havas nekonfesindajn motivojn por kritiki kaj bonuzas tiucele ĉiajn pretekstojn. Necesas do, ke ni ekzamenu la riproĉojn, kiujn niaj Moskvaj K-doj Drezen, Modenov, Javoronkov, Breslaŭ kaj Jodko faris en la n-o 222 de “S-ulo”.

Ni malatentu la tonon kaj la dirojn, kiuj celas kredigi, ke la Direkcio de SAT konsistas el malkleruloj, kiuj eĉ ne povas kompreni ideojn “konfesataj de Zamenhof mem”. Ni ja ĉiuj estas modestaj laboruloj, kiuj posedas nur simplan saĝon por sin direkti en la batalo por siaj klasaj interesoj. Sed ni estas firme konvinkitaj, ke tiu nia simpla saĝo pli bone gvidas nin ol la konsiloj de ia ajn “inteligenzia”.

Ni ankaŭ malatentu kelkajn punktojn, pri kiuj la legantoj povis akiri komprenon dum la okazinta diskutado. Ni nur ekzamenos, ĉu la riproĉo al ni direktita pri “reviziado” sin bazas sur faktoj aŭ ĉu ĝi estas simpla kalumnio. Tia ekzamenado kondukos nin al neatendita konkludo, nome, ke ne la Direkcio volas “revizii”, sed ke la veraj reviziemuloj estas niaj kritikantoj mem.

Por ke ĉiu povu bone kompreni la problemon, necesas citi kelkajn partojn el la manifesto, per kiu la fondintoj de SAT sin turnis al la Laborista Esperantistaro. Tiu dokumento titoliĝas: “Liberiga Stelo al la Verdruĝuloj!” Ĝi aperis en la gazeto “Esperantista Laboristo”, nov. 1920: “… “Liberiga Stelo” … unue deklaras, ke, en sociologiaj tezoj, neniu kapablas demonstri kia estas la plej bona el la rimedoj uzotaj por pacigi la mondon. Nur la praktika provado povas aŭ ne pravigi iun ajn tezon.”

— — — — — — — —

… “Liberiga Stelo” kondamnas la senjustan principon de la kapitalista sistemo vortigebla jene: kiu havas monon, tiu manĝas. Tiel oni povas vidi personojn, kiuj nenion utilan faras, sed tamen abundege konsumas, tial ke ili havas monon!

“Liberiga Stelo” estas kontraŭkapitalista.

“Al tia senjusta principo ĝi opozas (kontraŭmetas) la jenan: nur tiu (sana) manĝas, kiu laboras. Tiu lasta postulato estas la bazo mem de la socialismo, aŭ komunismo.

“Do, ‘Liberiga Stelo’ estas socialista¹.

“Ĝi tute diferenciĝas je la nure pacifistaj asocioj, kiuj ne celas unue regigi justecon inter la homoj kaj kontentiĝas per vanaj paroloj prediki pacon al la popoloj. La pacifistoj estas eble bonkoraj homoj, sed ili fermas la okulojn por ne vidi la verajn militkaŭzojn. La

¹ Tiu termino entenas ĉiujn tendencojn de la laborista movado.

— paĝo 2 —

310 — SENNACIULO

milito latente ekzistas ĉiam inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justeco, egaleco, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalenteco. Maljusteco estante ĉe la fundamento de la nuna socia sistemo, estas do tute logike, ke maljusteco ankaŭ regu la rilatojn inter la homaj grupiĝoj, ĉu naciaj, ĉu ŝtataj, kaj okazigu militojn. Tial la nure pacifista movado estas tute iluziplena kaj pro tio povas eĉ esti danĝera.

“Nia pozicio.

“Dirinte tion por montri nian komprenon pri la sociaj fenomenoj, temas nun difini la pozicion de “Liberiga Stelo” rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton kaj batalas por renversi la kapitalistan ordon.

“Kiel jam ni diris, neniu povas havi absolutan certecon pri la plej trafaj rimedoj uzotaj. Konsekvence, ĉar nia tasko ne estas senpere batali kontraŭ la materiaj fortoj de la nuna socio, ni ne intencas elekti inter la diversaj partioj, organizoj aŭ tendencoj.

“Liberiga Stelo” alvokas la sincerulojn, bonvolulojn el ĉiuj samcelaj partioj.

“Nia tasko.

“Kia do estos la tasko de la ‘liberigstelanoj’?

“Ĝi estos batali kontraŭ la spiritaj, moralaj fortoj, kiuj subtenas la senjustan, ĥaosan reĝimon kapitalistan. La tasko de “Liberiga Stelo” estos zorgi pri la kreado de spiritstato, kiu harmonios kun la estonta socio — kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj kaj ŝtataj landlimoj ne plu ekzistos.

“La ideala socio ne devenos tute preta el la Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Oni anstataŭas bone ion nur metante je ĝia loko alion pli perfektan. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitano, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapojn kaj korojn.”

— — — — — — — —

“Samlingveco.

“La demando estas jena: ĉu la nacioj estas la lasta grado de la evoluo ĉe la homaj socioj? Ĉu do, kiam unu sola helpa lingvo estos parolata de ĉiuj en la mondo, oni devos tamen ankoraŭ konservi la nunan formon por la rilatoj inter la homgrupiĝoj? Kiu aŭdacus (kuraĝus) respondi jese?

“Ni opinias, ke la estontaj organizoj estos profesiaj aŭ fakaj kaj tutmondaj, ne “internaciaj”. La nacio en tiu estonta tempo estos rigardata proksimume kiel estas nune la provincoj en la nacioj.

“Pro tiuj konsideroj, ŝajnas al ni, esperantistoj, nepre necese tuj komenci la starigon de organizo funkcianta kiel plej estos eble laŭ la direkto montrita al ni de la historia evoluado ĉe la socioj. Oni trafe agas — eĉ senbrue — kiam oni klopodas laŭdirekte al la estonto. Sed kiuj marŝas ne gvidate de la liberiga stelo montranta la estonton, tiuj samloke paŝadas kaj senkonscie malhelpas la antaŭeniradon.

“Tial ke ekzistas nuntempe nacioj kaj ŝtatoj, ni bone scias, ke la naciaj societoj estas necesaj por difinite malampleksaj celoj. ‘Liberiga Stelo’ ne intencas do malhelpi la fondon de naciaj organizoj aŭ detrui la ekzistantajn. Sed, ĉar ni estas samlingvanoj, ni volas tuj profiti tiun rimedon por kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio. Pro tio ke la naciaj asocioj estas nun necesaj de tio ne sekvas, ke ili devas esti la ĉelo de tutmonda asocio de samlingvanoj. Ni deziras, de nun, krei sennaciecan popolon. Ni volas, ke ĝi senprokraste kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo.”

— — — — — — — —

Kiel oni vidas, antaŭ naŭ jaroj, same kiel nun, ni celis arigi en la saman Asocion la esperantistajn laboristojn el ĉiuj tendencoj; same kiel nun la sennacieco rilatis nur al la organizformo de nia Asocio, kaj ni ne celis difini al ĝi kiel oficialan taskon la propagandon de sennaciismo; same kiel nun ni konsentis “ke naciaj societoj estas necesaj por difinite malampleksaj celoj” (Tion ni memorigas aparte por montri la malpravecon de anglaj SAT-anoj, kiuj riproĉas, ke ni perfidas la sennaciismon per nia subteno al B. L. E. A.); same kiel nun ni celis, ke reprezentantoj el ĉiuj tendencoj havu liberan voĉon por defendi sian propran vidpunkton laŭ deca maniero. En tiu manifesto ne estas parolite, ke SAT devas batali kontraŭ la imperialismo aŭ devas agnoski iun ajn el la agitvortoj aŭ taktikoj de la laboristaj organizoj.

Oni ne forgesu, ke en la j. 1920 la laborista movado ne estis tiom disigita kiel nuntempe. Kaj sekve, hodiaŭ pli ol iam ajn nia vidpunkto estas ĝusta.

Sed, sendube diros kelkiuj, tiu manifesto ne havas oficialan karakteron. Prave. Ni citis el ĝi, por ke ĉiu konstatu, ke la fondintoj de SAT havis la saman spiritostaton kiel nun.

Ĉiu sincerulo certe konsentos, ke tio estas sufiĉe atentinda por juĝi ĉu la akuzoj pri “reviziado” direktataj al ni estas ĝustaj, aŭ ĉu ili estas nur elpensitaj por atingi celon de ni nekonatan.

Kaj nun ni citu kelke da tipaj frazoj el la rezolucioj de niaj kongresoj kaj sekve havantaj oficialan karakteron. En la Rezolucio voĉdonita en Praha ĉe la fonda kongreso de SAT ni trovas jenon:

— — — — — — — —

“Konsiderante, duaflanke:

a) Ke la ĉefa tasko de nia Asocio povas neniel esti politika, ĉar jam ekzistas klasbatalaj organizoj.

b) Ke samkiel antaŭ 20 aŭ 30 jaroj estis nepre necese, ke ĉiuj praktikantoj de esperanto — ĉu pastroj, ĉu anarkistoj, ĉu policanoj — ariĝu por montri per faktoj, ke artefarita lingvo povas esti uzata en la praktiko, estas nun necese, ke ĉiuj esperantistoj, anoj de diversaj klasbatalaj organizoj, ariĝu en unu solan Asocion por montri al la Proletaro, per imponaj faktoj, kiom utilege estas esperanto por la batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo:

Ĉe la III-a Kongreso en Cassel:

“Konsiderante unuaflanke:…

“b) Ke ĉiu membro de SAT (ĉu komunisto, ĉu socialisto, ĉu sindikatisto, ĉu anarkisto) povas kaj eĉ devas uzi la praktikajn servojn de nia Asocio profite al sia aparta organizo, ĉu politika, ĉu laborista;

“Deklaras, ke nia peresperanta organizo devas konservi kaj eĉ akcenti sian kulturan, teknikan, laboristservan karakteron; alie ĝi ne estus vivpova kaj eĉ ne havus vivpravecon, vivrajtecon;

“Malaprobas, konsekvence, ĉian emon enŝovi en nia Asocio la disputpunktojn, kiuj disigas nuntempe la diversajn klasbatalajn organizojn.”

(Fino en la venonta n-o.)

PRI LA MEZGERMANIA INDUSTRIREGIONO

(Fino. Vidu antaŭan n-on)

La salajroj en la ĥemia industrio estas iom pli bonaj ol en la brunkarba minejaro. La sistema pelado al laboro, la denuncado, la kaŝesplorado pri pensmaniero estas samaj kiel en la minejaro. Kaj rigardante la higienajn cirkonstancojn, ĝuste en Lojna oni devas konstati, ke kvazaŭ neniu industrio estas tiele subfosanta la sanon de la laboristaro, kiel la ĥemia. Eĉ la burĝa gazetaro, al kiu oni permesis komence de ĉi tiu jaro, bone preparitan en rigardon, ne povis fari ion alian ol konstati la fakton.

Ne estu forgesata ankaŭ la eksplodilfabriko Rajnsdorf (Reinsdorf) lokita en nia mastruma distrikto. Ĝi estas la sola fabriko en Germanio, en kiu sub kontrolo de la Entente-komisiono povas esti produktataj en pli grandaj kvantoj eksplodiloj kaj municio por la regna armeo kaj policaro.

La minejaro kaj ĥemia industrio karakterizas la mezgermanian distrikton, sed en la ombro de la ĥemiaj gigantoj, vaste disbranĉita maŝin-industrio okupas multajn milojn da laboristoj. Oni apenaŭ trovas iom grandan urbon en Mezgermanio, en kiu ne estus iu fabriko okupanta sin per la konstruado de maŝinoj kaj produktado de laboriloj.

Pli ankoraŭ ol la industrio de Mezgermanio superas ĝia agrikulturo la tutgermanian. En la Halle-a distrikto loĝas proksimume 500 mil homoj, el kiuj estas okupataj ĉirkaŭe la duono en la industrio kaj 30% en la agrikulturo. La restaj 20% okupiĝas en komercado kaj metiejoj. Sed la plej esenca estas, ke en neniu distrikto de Germanio tiel ampleksa estas la aplikado de maŝinoj kaj sterkoj, de scienco kaj tekniko, kiel en la mezgermania. Ĉi tie 70% de la tuta tero estas kulturata kamparo, dum la tutregna meznormo estas nur 50%.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 311

La klasbatala historio de l’ regiono

La antaŭaj linioj al vi konigis la ĝeneralan karakteron de Mezgermanio, kaj la sekvontaj rakontu al vi malmulte pri la klasbatala periodo postmilita. La centro de la klasbataloj mezgermaniaj estis, eĉ jam dum la milito, la Lojna-fabriko. En aŭgusto de la jaro 1917 okazis la unua striko en ĉi tiu “fabrikego” pro la aĉeco de liveritaj manĝaĵoj. Tiam dumil gelaboristoj marŝadis al la proksima urbo Merseburg por manifestacii. Mi mem kiel 14-jarulo estis inter ili. Poste la Lojna-proletaro estis konstante ekribelonta kaj, kiam venis en novembro 1918 la germana revolucio, ĝi estis preta ĝin defendi. Ĝi konigis tiun volon en giganta kunveno, kiun partoprenis pli ol 20 mil gelaboristoj. Ekde ĉi tiu memorinda kunveno, ĝis la martbataloj en 1921, fakte regadis la laboristaro en la Lojna-fabriko. Kiam en 1920 la monarkistoj estis atakintaj la respublikon, la Lojna-taĉmento batalis sur ĉiuj frontoj de Mezgermanio kontraŭ la monarkista soldataro. Tiam la ĉefaj bataloj furiozis ĉirkaŭ la urbo Halle, precipe fronte al Ammendorf. Ĉi tiu loko ludis gravan rolon en la bataloj dum marto 1921, provokitaj de la registaro por senigi la laboristaron de ĝia potenco, por ke la ĥemiaj reĝoj des pli bone povu ekspluati la gelaboristojn. Tiam la Lojna-fabriko estis kvazaŭ fortikaĵo okupita de la laboristaro. Sed al la regna armeo ekipita per la plej modernaj armiloj, ĝi ne povis daŭre kontraŭstari, kaj ja ĉio jam delonge estis preparita por povi sukcese sufoki la ribelon. “Ju pli sanga la unua tago, des pli bone”, estis unu el la eldiroj de la registara prezidanto. Sango fluis torente kaj la kadavroj de murditaj laboristoj amasiĝis, post kiam la policistaro kaj soldataro estis venkintaj. Nun la ĉirkaŭe dislokitaj tomboj de la murditoj atestas pri la heroaj bataloj de la proletaro kaj admonas ne laciĝi en la batalado por ĝia emancipo. Post finiĝo de la bataloj en 1921 la kapitalistoj povis venĝi sin pro la pasintaj jaroj kaj ili faris tion elfunde. Ĉiujn laboristojn oni maldungis, novaj estis dungataj, al kiuj oni diktis kvazaŭ karceran kondiĉaron. Sed malgraŭ ĉiuj penadoj, oni ne povis malhelpi, ke la idearoj pri la emancipo de la proletaro ree enpenetris la vicojn de la Lojna-proletoj.

[BILDO p.3 | 25,32,62,50] Foto de tombomonumento en parko: kvadrata piedestalo kun surskribitaj tabuloj, ĉirkaŭe arboj sen folioj kaj vojetoj.

Tombejo de la mortigitaj revolucibatalintoj en Ammendorf (ap. Halle)

La pejzaĝo. Konkludo

Gek-doj! Per ĉi tiuj linioj vi iomete nur povas ekscii pri nia regiono, kiu sendube estas multflanke interesa. Nur mi ne povas rakonti pri ĉio kaj precipe ne povas rakonti pri la plej interesaj aferoj. Oni devas alveturi kaj rigardi per propraj okuloj; el tio tutcerte ĉiu profitos kaj povos multe plivastigi sian vidsferon.

Ankaŭ pejzaĝe nia regiono ne estas malinteresa. Estas kampoj, herbejoj, riveroj, arbaretoj ktp. Tre proksimaj estas la montaroj Harc kaj turingia arbaro. Interesaj estas la karbminejoj, ili estas enteraj, tamen ne subteraj, ĉar per dragmaŝinoj oni forprenas la tertavolon ĝis la supro de la karbotavolo, kiun ankaŭ per dragiloj oni elfosas. Interesa estas la tuta vivmaniero ĉi-tiea, kun kiu konatiĝi ĉiu havos okazon dum la postkongresa ekskurso al tiu ĉi regiono. Vi povos informiĝi pri ĝia industrio, laborista vivo, laboristaj movadoj, politika kaj kultura, industriaj urboj, kamparaj vilaĝoj kaj agrikulturo, kooperativa movado ktp. Venu, Gek-doj! Venu multaj! Anoncu vin ĉe K-do Otto Schiepe, Ammendorf ap. Halle, Talstr. 12. Informu nin pri viaj apartaj deziroj, por ke ni povu organizi la necesajn detal-ekskursojn. Skribu, pri kiom da tagoj vi disponas por la ekskurso. Ni bezonas ankaŭ scii, ĉu vi kapablas publike oratori. Tion ĉi nepre ne forgesu mencii, ĉar ni devas eltrovi, kiel plej utile ni povos interkontaktigi vin kun proletaj elementoj. Interesiĝantoj pri la ekskurso petu pli detalajn informojn pri ĝi. Gek-doj persone kun mi konatiĝintaj povas skribi rekte al mia adreso enhavata en la Jarlibro.

Villi Zimmermann (SAT-ano 2002), Ammendorf.

★

EL USONO

Pro anstataŭigo de viroj ĉe fervojo komenciĝas agito por la mallongigo de labortago ĝis 6 horoj kaj de laborsemajno ĝis 5 tagoj. Oficiala statistiko diras, ke en fino de aprilo la senlaboruloj nombras je 1 700 000 da homoj. La fotogravuristoj en Novjorko jam akiris laborsemajnon de 5 tagoj; simile la kolorigistoj, plumbistoj, stukistoj, elektristoj kaj la brikmetistoj. Ĉiuokaze la metiisto ricevas tiom multe da salajro kiom dum la pli longa laborsemajno.

Sed oni ne forgesu, ke Novjorko ne estas tuta Usono.

* * *

En la ŝtatoj Karolajna (angle: Carolina) kaj Tenessi (angle: Tennessee) la teksistoj vekiĝas kaj strikoj okazis en Elizabethton kaj aliloke. Antaŭe la industriistoj fanfaronis, ke la striko kaj la fremdlanda agitisto ne ekzistas en sudo de Usono. Nun, timigite de la laboristaj protestoj, la kapitalistoj perforte detruis oficejon de komunista help-asocio kaj forportis du organizistojn. La teksista sindikato, helpata de la Amerika Federacio de Laboro, esperas respondi per organizado de la 300 000 teksistoj en la du ŝtatoj por forigi noktolaboron de virinoj kaj infanoj, limigi la laboron je 48 horoj semajne kaj akiri kolektivan kontrakton por la laboristoj, kiuj antaŭe ne aniĝis al sindikato.

* * *

Satire oni proverbas: “En Usono milionon da dolaroj la juĝisto ne povas kulpigi.” Sed unu naftposedanto, kiu antaŭ 4—5 jaroj helpis ŝteli per subaĉeto altvaloran naftteron el ŝtata posedo, kaj kiu poste fanfarone rifuzis doni informon al la tribunalo, nun ricevis pro tiu malrespekto 3 monatojn da mallibero — ridinda kondamno laŭ la kulpo, sed ĝi sufiĉas por konservi la ŝajnon, de superklasa justeco. (488)

★

Infanlaboro en Ĉinio

Kvankam la moderna industrio en tuta Ĉinio ne tro rapide progresas, tamen jam ekzistas, plejparte en la grandaj havenurboj, precipe fremdaj fabrikoj. Ankaŭ la ĉinaj kapitalistoj bone komprenis elsuĉi la oron el la sango laborista kaj ekscias, ke adaptiĝo al modernaj metodoj pligrandigas iliajn profitojn.

Estas ja fakto, ke per kaj nur post la industriigo povos aperi humaneco kaj la klaskonscio ĉe la laboristaro. Kaj, kvankam oni ankaŭ ĉi tie jam vidas komencojn, ĉi lasta estas treege malforta, kaj la kapitalistoj povas agi laŭplaĉe. Nun ili preferas senlaborigi kiel eble plej multe da laboristoj kaj dungi anstataŭ ili virinojn kaj eĉ infanojn. Plej ofte oni povas konstati tion en la koton- kaj silkmuelejoj kaj tabakfabrikoj de Ŝanĥajo, kie plejparte la nombro da infan-laboristoj jam superas tiun de la plenkreskuloj.

Laŭ statistiko publikigita de Ŝanĥaja magistrata konsilantaro (“Shanghai Municipal Council”), nun laboras en fabrikoj de Ŝanĥajo:

Knaboj pli ol 13- (ĝis 16-) jaraj Knabinoj pli ol 13-jaraj ĝis 16-jaraj
Harbin Road . . . 2,675 3,036
Ve Ŝen Road . . . 8,321 8,300
Gang zo po Road . 11,189 29,293
Gordon Road . . 17,206 30,473
? ?
Okcidenta Honkeŭ . 0,389 4,926
Sin Za . . . . . 0,306 2,292
Honkeŭ . . . . . 0,150 1,950
Centra . . . . . 0,450 1,000
Zapie . . . . . 1,308 15,702
Pooton . . . . . 2,449 6,269
Sume: 44,425 103,241

[REKLAMO p.3] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27

— paĝo 4 —

312 — SENNACIULO

Knaboj malpli aĝaj ol 12 j. Knabinoj malpli aĝaj ol 12 j.
Harbin Road . . . ? 0,082
Ve Ŝen Road . . . 0,443 0,060
Gang zo po Road . 0,543 3,327
Gordon Road . . 1,087 1,934
? ?
Okcid. Honkeŭ . . 1,454 6,794
Sin Za . . . . . ? 0,090
Honkeŭ . . . . . ? 0,200
Centra . . . . . ? ?
Zapie . . . . . ? 4,899
Pooton . . . . . 0,247 0,318
Sume: 3,774 17,704

Tiu statistiko ne estas kompleta, kaj oni povas facile kalkuli, ke estas en tuta Ŝanĥajo pli ol 200 000 infan-laboristoj.

Tiu nombro signifas preskaŭ la kvaronon de la tutaj gelaboristoj en Ŝanĥajo. Ilia ĉiutaga labortempo estas de 12—14 horoj. Ilia laboro estas ne pli malmulta ol tiu de viraj laboristoj, sed ilia salajro ĝenerale egalas nur tri ŝanĥajajn dolarojn (t. e. 1,50 dolaro usona) monate!

El tio ĝis nun dirita oni povas imagi, kiel terura estas la sorto de tiuj infanoj kaj kiel malfacila pro tio la stato de la aliaj gelaboristoj! La senlaboreco fariĝas pli severa pro tio kaj el 103 strikoj en diversaj entreprenoj de Ŝanĥajo dum decembro 1928 okazis 34, t. e. ⅓ pro la emo de la kapitalistoj senlaborigi la laboristojn kaj anstataŭigi ilin kiel eble plej multe per pli malkara infanlaboro.

Ŝanĥajo, 9. 4. 1929.

LA KOOPERADO EN HINDIO

Oni scias maldetale pri la eksterordinara krizo, kiu nuntempe skuas Hindion. En “S-ulo” ni kelkfoje aperigis informojn pri la ekonomia situacio en tiu grandega teritorio, kie la plej diversaj rasoj, religioj, lingvoj, civilizoj miksiĝas, interpuŝiĝas, kiu estas regita laŭvice de la grekoj, mongoloj, eŭropaj popoloj kaj nun de britoj. Neeviteble ĝi eniras la kadrojn de l’ moderna ekonomia vivo. Sed la industria revolucio, kiun ĝi travivas hodiaŭ, kaŭzas terurajn reefikojn en landego precipe kampara, kies terkulturo neniam savis ĝin kontraŭ malsatoj kaj nesufiĉa nutrado. De tie venas ĉiuspecaj fizikaj kaj moralaj suferoj; de tie ankaŭ naskiĝas helpo, esperoj.

Gandhi rekomendas al la hindoj revenon al la primitiva civilizo, simpla kaj sana, al radŝpinilo, kiel li diras, simboligante la tutan sistemon: la hindoj rezignu aĉeti anglajn ŝtofojn, dediĉu du horojn ĉiutage por teksi siajn bezonatajn kotonaĵojn kaj solvu tiel la problemon pri pano kaj libero. Li trakuras la tutan duoninsulon anoncante la evangelion de l’ ribelo sen perforto, kiam sole la ŝtiparoj el anglaj ŝtofoj montros la forton de profunda sentado, — kio tamen maltrankviligos la britojn. Sed ĉu oni jam revenos malantaŭen? Ĉu estas eble rekonduki Hindion al tio, kion Gandhi kaj liaj samkreduloj nomas la ora epoko?

Hindio hodiaŭ estas industria lando, kalkulata inter la teks- kaj metalindustriaj potencoj. La industria revolucio estis abrupte trudata de ekstere al malbone preparita socio, kaj la eŭropaj malbonoj de tiu ĉi epoko de industriigo ekfuriozis en Hindio. Sed samtempe oni interesiĝis pri la metodoj, per kiuj en Eŭropo limiĝis la domaĝoj. Laborista leĝaro, sindikata organizado, kooperado fine, jen la modernaj rimedoj por batali kontraŭ la malbonoj, kiuj atakis Hindion.

De nun la terkultura kooperado estas fakto konsiderinda en Hindio: 75 000 unuiĝoj grupigas pli ol 1 800 000 kamparanojn. La brita leĝaro permesas al ĉiu grupo el dek personoj vivantaj en sama vilaĝo formi societon, kiu ricevas la membro-deponojn, pruntedonas al la anoj bruton ŝanĝe ktp. Tuta reto da kooperativoj sin vivtenas en la vilaĝoj kaj en la provincoj; dank’ al ili, la laboristema hindo evitas la jugon de l’ kreditoro, kulturas sian teron en pli bonaj kondiĉoj, kunlaboras je ĝenerala pli bona stato de l’ lando.

La kooperistoj ankaŭ estas pontkonstruantoj: inter la malnova hinda socio, tiel primitiva en sia vilaĝa kadro kaj kasta dispartiĝo, kaj la estonta socio, kunligonta en forta sintezo ĉiujn homajn grupiĝojn, la Kooperado faras sian kuraĝan arkaĵon. Ĝis nun la aliĝantoj ja nur estas mizeraj analfabetoj, kiuj malbone komprenas la funkciadon de l’ kooperativoj, sed iom post iom eksentiĝos rimarkeble la avantaĝoj de l’ kooperado al ili, kaj la novaj institucioj fariĝos pli kaj pli ŝatataj.

El “Le Cooperateur” kompiltradukis B. L.

★

Oni plenumas manifeston de “10 Jaroj de Oktobro”

Dum dekjara datreveno de Oktobra Revolucio per manifesto estis anoncata laŭgrada transiro de niaj entreprenoj al sephora labortago. La registaro decidis dum la nuna jaro enkonduki la mallongigitan labortagon en 308 industriaj entreprenoj, en kiuj laboras 290 mil laboristoj. Dum la pasinta jaro jam estis enkondukita mallongigita labortago en 28 entreprenoj kun suma kvanto da 127 mil laboristoj.

Kion signifas la mallongigita labortago por la popola mastrumo? Pri tio oni juĝas laŭ sperto de entreprenoj, kiuj aplikis la mallongigitan labortagon dum pasinta jaro. Ĉe 20 teksaj fabrikoj (kie jam estas aplikata 7-hora labortago) oni povis entiri al produktado 20 mil novajn laboristojn, kio signifas preskaŭ 20% da ĉiuj laboristoj en la industrio. — Tio malmultigis senlaborecon inter la teksistoj. Pliboniĝis eluzo de fabrika instalaĵo. Antaŭe la stabloj kaj maŝinoj de l’ fabrikoj funkciis 92 horojn semajne, kaj nun ili troviĝas en funkcio 123 horojn semajne.

Ĉio tio kondukis al pligrandiĝo de l’ produktokvanto en la entreprenoj.

Elrusigis el “Gudok” (23. 4. 29) Florov (SAT-ano 7198).

EL MEKSIKIO

Baraktante en la imperialista antagonismo de nia epoko inter ŝia potenca najbaro, Usono, kiu avide deziras ĝin konkiri kun ĝiaj nafto-fontoj, kaj la envia protektemo de Britio kaj ĝiaj kontraŭusonaj kunfederacianoj, Meksikio estas gvidata de antaŭenema, reformema registaro. Ĝia historio estas tiu de malsukcesinta koloniigo. La posteuloj de l’ hispanaj konkirintoj zorgis nur rapide riĉigi sin. La leĝaro ellaborita en Hispanio por la indiĝenoj, fakte ne estis aplikata en la lando. La indiĝenaj kondiĉoj egalis al sklaveco. Kreoloj kaj mestizoj estis senrangigitaj. Prebendojn ricevis nur la favoratoj de l’ Madrida kortego.

Logika sekvo de tiu stato estis politika batalado por nacia sendependeco, kiu komenciĝis kun la 19-a jarcento. Kreoloj kaj mestizoj unuigitaj, apogantaj sin je la indianoj, forpelis la estrarojn reprezentantajn la reĝon de Hispanio. Sed la vivkondiĉoj pro tio ne ŝanĝiĝis. La hispana kolonia reĝimo postvivis dum la tuta deknaŭa jarcento.

La hispana koloniigo en Meksikio distingiĝis per du karakterizaj faktoj: formado de latifundia¹ kaj politika kaj ekonomia superregado de l’ Eklezio. Ankaŭ la enveno Meksikion de fremdaj kapitaloj, kiuj komencis la industriigon, ne multe ŝanĝis la sociajn vivkondiĉojn. En la politikaj bataloj de l’ lasta jarcento temis nur pri konservado aŭ radikala transformado de l’ hispana kolonia reĝimo, kies profitegantoj estis la grandbienuloj kaj la Eklezio. Dum la prezidanteco de generalo Diaz malakriĝis la tumultoj; kiam la diktatoro maljuniĝis, ili revigliĝis. En 1910 kaj precipe en 1913 Meksikio rompis la tricentjaran tradicion. La meksikia popolo, malsata je tero kaj libero, kondukis Maderon al potenco; sed Madero, idealisto, ne havis sufiĉan forton por solvi la malfacilan taskon, kaj generalo Huerta sukcesis lin renversi kaj forigi.

La diktatoreco de Huerta reekscitis la revolucian movadon kaj portis al regado la generalon Karanza. Nacia kunveno fermis la kolonian ciklon, ĝi redaktis la Konstitucion de 1917, kiu enhavas bazojn por terreformo, rekomenco de batalo kontraŭ la Eklezio kaj ŝtatigo de l’ subgrundo, kio devis elvoki grandajn malfacilojn kun Usono. La revolucio komencita en 1910 akiris nur sep jarojn malfrue juran starbazon.

La terreformo estis speciale malfacila. La tero estis malbone kulturata kaj la kamparano (indiano) estis tenita en stato de nescio, kiu lin malkapabligis tiri rapide profiton el la riĉo, kiam li ekhavis laŭleĝan rajton. Dume, dekomence, oni konsentis al la elproprigitoj la principon de kompenso, sed la revolucia registaro ne havis monon kaj tial praktike nur povis fari promesojn sub formo de pagbiletoj, kies rentumiĝo kaj amortizo malfacile plenumiĝis.

Post kelkaj provaj, leĝdonaj reformoj, oni venis al koncepto pri komuna propraĵo, dividita en individuajn nevendeblajn propraĵojn, konsistiganta heredan

¹ Latina vorto, kiu signifas: grandbienoj.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 313

posedon familian kaj kooperative valorigata. Oni direktis sin tre klare al la kooperada reĝimo. Tiel ekzemple dum tri jaroj, sub la kontrolo de agronoma inĝeniero, terkulturaj kooperativoj, subtenataj de konsum-kooperativoj kaj agrikulturaj kreditbankoj, atingis staton de prospero, kiu montriĝas en la transformiĝo de l’ vilaĝoj: konstruado de magistrataj domoj, anstataŭigo de indiĝenaj kabanoj per domoj, akvumaj laboroj, vojkonstruado, sanigado. Tamen tie, kie la indiano ankoraŭ ne estas instruita, la rezultoj estas malpli kontentigaj. Sed kie li estas gvidata, li montras sin kapabla profitigi la ĝeneralan ekonomion de l’ lando per la kapabloj, kiujn oni donis al li. Estos de nun malfacile pravigi la sklavecon per aserto pri denaska malkapablo de l’ indiano.

La lasta intercivitana milito evidentigis, ke la laboristaro kaj subpremataj tavoloj donis al la registaro sian subtenon aktivan por kontraŭbatali Eklezion kaj generalojn. Ĉar ili ekkonis en la ribeluloj siajn antaŭajn sklavigintojn, kiuj senhonte riĉigis sin sur la dorso de l’ popolo. Sed subtenante tiel la nunan registaron, ili postulos siaflanke de ĉi lasta pozitivan porlaboristan politikon: ne nur la neniigon de tiuj reakciaj ribeluloj, sed fakte liberigon el ekonomiaj

[BILDO p.5 | 25,17,60,34] Foto de vagonaro: multaj homoj sidas sur la tegmentoj de la vagonoj kaj staras apud la relvojo. Subskribo: Volontuloj (laboristoj, kamparanoj) por subpremi la klerikalan-grandbienulan ribelon

kondiĉoj, kiuj estas diktataj de la kapitalisma sociordo. Ili batalos por la postuloj de l’ tutmonda Proletaro.

Elto.

Justeco en Francio

Okaze de agitado de Internacia Ruĝa Helpo tra Francio oni ekscias pri la historio de Rusenk. Kiu estas Rusenk? Estas kamparano, kiu naskiĝis en Sankta Ĵil (fr.: St. Gilles) en departemento Gar (fr.: Gard). 18-jara Rusenk forlasis sian vilaĝon por labori en aliaj landoj. Ĉar li ne estis riĉa, oni arestis lin dumvoje kiel vagulon kaj kondamnis lin je puno de 15 tagoj da mallibero. Sed Rusenk havis ribeleman spiriton, li ekkaptis pecon da pano kaj ĵetis ĝin en la vizaĝon de l’ juĝisto. Pro tiu gesto li estis kondamnata je unu jaro kaj unu tago da mallibero. En Francio tiaj kondamnitoj devas fari sian militservon en “disciplin-regimentoj”. Kiam li estis 20-jara, Rusenk foriris Alĝerion por militservi. Tie li devis toleri plej malbonan traktadon fare de oficiraĉoj. Tial Rusenk, en fino de la militservo, por esprimi sian malestimon al oficiroj kaj registaro, forbruligis siajn militvestojn en valoro de 50 frankoj. Pro tiu ago la milittribunalo kondamnis lin je 20 jaroj da punlaboro.

Kiam la nuna prezidanto de l’ franca respubliko, Gaston Dumerg’ (fr.: Doumergue), vizitis Nim (fr.: Nîmes), la maljuna patrino de Rusenk iris el sia vilaĝo por sin ĵeti al piedoj de l’ prezidanto kaj peti pardonon por sia filo. Li promesis ĝin, sed ne plenumis. La patrino nun turnis sin al la “Ligo por Homaj Rajtoj”. Sed denove estis elreviĝo, ĉar la Ligo respondis al ŝi, ke ĝi perdis la dokumentojn pri Rusenk. Fine ŝi transdonis la aferon al Ruĝa Helpo, kies agado estis tiel efika, ke polica gazeto devis okupi sin pri la afero kaj fari referendumon. Ankoraŭ Rusenk ne estas libera, sed la laboristaro, atentigita pri tiu kazo de “justeco”, nun ne ripozos, ĝis ĝi sukcesos elŝiri Rusenk-on el la punlaborejo.

Crouzeau (Nîmes).

El Italio, la paradizo de l’ faŝismo

Se ni volus kredi al la opinio de Nitti, la iama prezidanto de l’ italia Konsilantaro, la faŝismo estas tre proksima al sia fino. Li opinias, ke estas la mizero de l’ loĝantaro, la ekonomia fiasko, kiu faligos post nelonge la faŝisman reĝimon. Kaj li citas jenon:

“La t. n. plebiscito (popola voĉdonado) estis farso. Kiel oni scias, la publikigitaj rezultoj estis jenaj: 8 650 740 personoj voĉdonis el 9 650 750 enregistritoj, t. e. 89,63 elcentoj da enregistritoj; 8 506 576 voĉdonis jes (por la reĝimo) kaj 136 198 ne (kontraŭ). Fakte, la nombro da voĉdonantoj estis malmulte grava, kaj la nombroj estas troigitaj. La voĉdono estis preskaŭ ĉie publika kaj la kuraĝuloj, kiuj riskis voĉdoni kontraŭ, elmetis sin al gravaj danĝeroj. En mia naskiĝa urbo, en Bazilikate, kie ĉiuj estas por mi, escepte la profesiaj faŝistoj, oni publikigis kiel rezulton: 97 586 jes kaj 10 ne! En Fiume, kie la loĝantoj en sia plimulto malamegas la faŝismon kaj kulpigas ĝin esti kondukinta ilin al mizero, estis 16 361 jes-voĉdonantoj el 16 845! Tiu cifero estas supera al la itala loĝantaro virseksa de la urbo!

“En la aneksita provinco de Tirolio, en Supra Adigo, kie la loĝantaro estas preskaŭ tute germana, oni indikis 38 243 jes kaj 2809 ne. En kelkaj kamparaj regionoj oni eĉ trovis nenian kontraŭan voĉon; ekzemple en Matera, kie estas ĉiuj miaj elektintoj, la ŝtatoficistoj, fervojistoj kaj laboristoj estas devigitaj voĉdoni. La faŝistoj minacis: Tiu, kiu ne voĉdonas, estas transkurinto, tiu kiu voĉdonas kontraŭ, estas perfidulo.

“Ekzistis du balotiloj kun la noto jes kaj ne. En kvar kvinonoj de l’ komunumoj oni devigis la elektantojn redoni en la faŝista sidejo la ne balotilon, por havi la pruvon, ke ili voĉdonis jes. Tamen la nombro da ne voĉdonintoj estas tre konsiderinda; nur ĉe la finkalkulo oni trovis pli oportune konsideri ĉiujn voĉojn kiel favorajn!…

“Kio rilatas la financan situacion, oni nur bezonas montri, ke en 1928 la enportoj sumiĝis je 22 047 milionoj da liroj, la elportoj atingis 14 527 milionojn: tio signifas deficiton da 7514 milionoj! Transformante en or-lirojn tiujn sumojn, oni konstatas, ke la fiasko estas ankoraŭ pli granda. La komerca bilanca deficito estis en 1924, iom post estriĝo de l’ faŝismo, ĉ. 643 or-milionoj; ĝi kreskis ĝis 939 en 1926, ĝis 1254 milionoj en 1927, kaj fine ĝis 2047 ormilionoj en 1928.

“Oni vivis ĝis nun per la pruntepreno de 450 milionoj da dolaroj el Usono, donante kiel garantion la plej bonajn industriojn en Italio. En neniu lando oni trovas tiom da komercaj bankrotoj kaj nepagataj kambioj. La senlaborula nombro estis en lasta decembro oficiale 390 279; fakte la nombro varias inter 800 000 kaj unu miliono. Ĉiuj urbmagistratoj elspezis multe pli ol ili enspezis. Oni salajras krom ordinara policaro kaj ĝendarmaro enurban policon el 14 000 spionoj. Krome ekzistas ses specialaj milicioj por spionado ĉe fervojoj, ŝoseoj, havenoj ktp.

La kontrakto kun la Vatikano estas nur trompa blufa venko eldevigita de Musolini. Fakte la papo atingis ĉion, kion li celis.

“En kia situacio vere troviĝas la faŝisma Italio, karakterizis antaŭ nelonge granda financa organo de Novjorko, kiu diris, ke la manipulado de l’ italiaj borsoj estas la antaŭ-kura signo de l’ nepra ekonomia ruiniĝo.”

Laŭ intervjuo farita al la gazeto “PAX” (Parizo).

★

RUĜA URBETO EN BLANKTERORA LANDO

En la “demokrata” Rumanio — pri kiu lando tre malofte aŭdas ion la SAT-anaro — okazis en urbeto Vulkan la 4-an de aprilo balotoj por la nova komunuma konsilantaro (urbestraro), ĉe kiu la laboristoj venkis kun granda sukceso super la burĝoj.

Malnova afero estas, ke en la rumanlandaj soc. dem. organizoj kaj en la partio kontraŭrevoluciaj tendencoj gvidas, sekve la revoluciemaj laboristoj daŭre estis forigataj, ofte per estrara helpo, el la organizoj kaj partio. Ĉi tiuj revoluciemaj kaj persekutitaj laboristoj unuiĝis en alia nova organizo, fondante la tielnomatan “Unueca Fakorganizo”-n. Ĉi lasta estis nomata de soc. demokratoj — ironie — “bolŝevikoj” kaj laŭ estrara diro “komunistoj”. Ĉi tiuj nomoj ankoraŭ ne estas kutimaj eĉ inter laboristoj, kiuj ektremas aŭdante tian “blasfemon”. (En Rumanio la vorto “bolŝevik” signifas rumane, germane aŭ hungare: monstro, kanibalo). Malgraŭ tiuj supraj pseŭdonimoj la laboristoj

— paĝo 6 —

314 — SENNACIULO

amase organiziĝis ĉe la unuecaj organizoj, precipe la senlaboruloj, ĉar ili estis tute forlasataj de aliaj organizoj.

Tia unueca organizo fondiĝis en la Ĵilvala urbeto Vulkan, kie la unueco estas tiel rimarkinda, ke ĝi povus esti ekzemplo al ĉiuj laboristaj centroj en blankteroraj landoj. La rezulto de la balotoj estas jena: Unuecaj 930, Nacia partio kun la loka soc. dem. alianco 638, Liberaluloj (labordonantoj) 240. La lokaj gazetaĉoj (rumana, hungara) funebre komunikis la malvenkon de burĝoj, kio, laŭ ilia opinio, restos eterna honto ankaŭ en la venonto por ĉiu urbano de Vulkan. La departementa estraro petis la ministron por internaj aferoj nuligi ĉi tiun baloton, argumentante, ke laboristoj neleĝe aplikis teroron kontraŭ la estraroj.

Tiu supra rimarko iomete estas vera, ĉar la laboristaro ĝis la fino de balotado, tutan tagon, ne forlasis la urnon; vane petis ruze la parlamenta deputito la laboristojn, ke ili hejmeniru “por tagmanĝi”. La laboristoj gardis kaj kontraŭstaris eĉ la ĝendarman atakon. Nur tiel ne okazis la kutima urnoŝtelado kaj ŝanĝo. Post kelkaj tagoj io alia okazis. Alvenis ministra dekreto, kiu nuligis la Vulkanan baloton kaj fermis la unuecorganizojn tutlande. Sekve la estroj de tiuj organizoj ĉie estis enkarcerigataj, laboristoj, enskribitaj ĉe unuecaj organizoj, batataj de l’ ĝendarmoj kaj policistoj.

Socialdemokratoj en la parlamento deklaris, ke la fermado de unuecfrontaj organizoj estas neleĝa. Vane.

Ĵilvalano (13 821).

★

sen grandaj literoj

oni multe parolas pri neniigo de grandaj literoj en la alfabetoj de ĉiuj popoloj. eŭropa scienco ankaŭ okupas sin pri ĉi tiu demando. oni scias, ke germana popolo pli ol iu aplikas tiujn grandajn literojn. la statistiko donas jenajn ciferojn pri la aplikado de grandaj literoj: en germana lingvo — 5%; en rusa kaj aliaj 0,5% de ĉiuj literoj uzataj.

kial do oni proponas neniigi grandajn literojn? tial ke tiu reformo helpos al celoj de teknika ekonomiigo, teknika raciigo de poligrafa industrio kaj same multe helpos al infanoj lerni sian lingvon. estas notinda fakto, ke ĉi tiun reformon iniciatas germanaj instruistoj kaj poligrafoj!

kiun raciigon donos ĉi tiu reformo? unue — devas esti plifaciligataj, plimalgrandigataj kaj sekve plimalkarigataj skribmaŝinoj. oni ne bezonos “duetaĝan” alfabeton kaj specialajn levilojn; ja tio nur pligrandigas la koston de l’ maŝinoj. ili estos pli malgrandaj, je 40—50% pli malmultekostaj, sekve pli uzeblaj. pli da homoj ilin uzos. skribmaŝinistinoj ne elspezos vane tempon por levi levilon kaj skribi nur unu grandan literon. 4% de sia muskolforto maŝinistino elspezas nur por levi supran levilon! sekve pli ol 20 minutojn ĉiutage (ĉe 7-hora labortago) elspezas maŝinistino por grandaj literoj. sed ankaŭ tiuj literoj devigas ŝin streĉi atenton. ŝi ja povas anstataŭ tio skribi 3—4 paĝojn pli. tiuj 3—4 paĝoj de maŝinistino estos grandegaj, se vi kunprenos ĉiujn maŝinistinojn laborantajn en oficejoj, redakcioj, kontoroj ktp. de l’ tuta mondo! sed pli gravan ŝparon ĉi tiu reformo donas al presejo kaj kompostejoj. la kompostkesto fariĝos pli malgranda, linotipoj ankaŭ. simila reformo faros revolucion en presindustrio!

ĉu ekzistas kontraŭdiroj? certe! kelkaj timas, ke la skribita kaj presita teksto ne estos estetika por la okuloj! estetiko ja estas laboro de belskribistoj! orientaj popoloj akceptante latinan alfabeton uzas ĝin sen grandaj literoj, en uzbekista k. a. respublikoj orientaj depost jaro 1926 oni uzas jam nov-reformitan alfabeton sen grandaj literoj. eŭropo sekve nun nur sekvos orienton! mi mem jam 7 jarojn korespondas kun lingvisto, kiu ne aplikas grandajn literojn; mi vidis uzbekajn librojn, gazetojn — kaj mi devas konfesi, ke malfacila estas nur la komenco. sed revolucia vojo ne devas timi — komenci efektivigon de ĉi tiu reformo.

Dm. Snejko, Minsk.

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

15. Buonaroti

Buonaroti estis unu el la plej eminentaj disĉiploj de Babef (fr. Baboeuf) (vidu “S-ulo” n-o 206). Li naskiĝis en Firenze (Italio) la 11. novembro 1761. Ekzilite de la grand-duko de Toskano pro siaj jakobenaj opinioj, li iris al Korsiko. La Franca Revolucio trovis en li pasian defendanton, agitiston grandformatan, kaj la ligoj, kiujn li konservis kun sia denaska patrio, permesis al li organizi en Firenze ribelajn movojn. La konvencio venigis lin al Parizo, kaj oni scias, ke dekreto de 27. majo 1793 konsentis al ili la francan ŝtatanecon.

[BILDO p.6 | 51,38,68,53] Desegnita portreto de maljuna viro, vidata de flanke, kun bukla hararo kaj alta kolumo. Subskribo: Buonaroti (1761—1837)

Tiam li partoprenis je la teroro, la Konspiro de l’ Egaluloj (vidu en n-o 206), kiu fiaskis. Li estis kondamnata, enkarcerigata kaj deportata. Poste komenciĝis por li la vagant-vivo de l’ ekzilitoj. Li rifuĝis al Svisio, kie li restis ĝis 1823, poste li vivis en Belgio ĝis 1830.

Dum la tuta periodo, kiun li vivis en Bruselo, li rilatis konstante kun la progresemaj rondoj, kaj lia influo portiĝis sur tutan vicon da eminentaj homoj, kiuj estis ludontaj depost la revolucio de 1830 kaj en la politika vivo de Belgio unuarangan rolon: Ĵotran (fr.: Jottrand), membro de l’ Nacia Kunveno, kaj Delhas (fr.: Delhasse), liberalaj demokratoj, kiuj kunlaboris kun Karl Marks fondante la Demokratan Asocion de Bruselo en novembro 1847.

Por montri Buonaroti-n en lia agado kaj lia temperamento, ni reproduktas la tekston de letero, ĵus retrovita en Belgio, kiun li sendis en jaro 1792, la jaro I de l’ franca respubliko, al la Konvencio en Parizo:

“Civitanoj, Reprezentantoj de l’ Popolo! Mi veturas al Sardinio: la glavon en unu mano, la deklaron de l’rajtoj en la alia. Mi batos teren la grandulojn, mi klerigos la pantalonulojn¹. Toskano donis al mi la vivon: Francio estas mia patrio; mia vivo estas senĉesa batalo por la libereco. La deputitoj de Korsiko scias, kiu mi estas. Mi petas la Ĉielon pri la elokventeco de l’ vero; mi petas la Konvencion Nacian pri subteno kaj protekto al edzino kaj amataj infanoj en la okazo, se mia vivo estos necesa por la triumfo de l’ universala libereco. Eŭropo estu libera; kaj mi mortas kontente.

“(Subskr.) Buonaroti, nuntempe Nacia Komisaro de l’ Korsika Distrikto. Sendita Sardinion, kiel apostolo por la libereco, de la Societo de Popolamikoj en Korsiko.”

¹ Fr.: Sans-culottes.

DISKUTEJO

La seksa demando kaj sennaciuloj

La artikolo de K-do Paped (11 871) en n-o 238 devigas min, diri ankaŭ mian opinion pri tiu problemo. Ni kiel SAT-anoj nepre estu liberecemaj, do homoj batalantaj por ĉia libero. Ni ne toleru subpremadon, ekspluatadon ĉiuspecan, sed ni ankaŭ ne estu subprememaj kontraŭ aliaj homoj. El la artikolo de nia K-do mi ĉerpas, ke li verŝajne havas bonan laboremon por nia movado kaj montras sin batalema kontraŭ subpremado; sed en la rilato al la seksa demando, li mem prezentas sin subpremema, nome kontraŭ niaj Gek-doj serĉantaj en alilando kunulinon aŭ kunulon.

Li ekz. skribas i. a. jenan frazon: “Estas tempo por fini ĉi tiun internacian amindumadon, senutilan al komuna vivo de proletaro, estas tempo por el estontaj homoj eduki, organizi kaj formi novajn homojn — homojn komunaktivajn kaj necesajn al laborista kaj esperanta movado.” Tiu frazo montras, ke la K-do volas malpermesi al niaj Gek-doj la internacian amindumadon. Kial do, ĉu tio povas malutili al nia movado? Ne, tute ne, mi devas respondi. Proleto, kvankam tre revoluciema, ne povas subpremi la instinkton “amo”. Oni povas esti amindumema kaj tamen oni povas esti aktiva batalanto por la bono de la proletaro. Estas ja tute egale, ĉu la unuopaj Gek-doj amindumas kun geeksterlandanoj aŭ kun gesamlandanoj, la ĉefaĵo estas, ke ili samtempe ankaŭ restu revoluciuloj. Oni devus rekomendi edziĝojn kun nesamlandanoj.

SAT-ano 6707.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 315

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 5 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 5

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.

Liberpensa propagando en Francio

Kara K-do aŭ K-dino! Haltu momenton kaj aŭskultu nin. Ni volas doni al vi okazon mediti pri religiaj aferoj kaj konigi al vi niajn ideojn pri tio. Pro kio ni ne estas kristanoj?

Ĉar ekzistado de Dio, jesata de iuj filozofo, neata de iuj aliaj ankaŭ eminentaj, ŝajnas al ni ne evidenta, precipe kiam ni konsideras mizeron kaj maljuston, kiuj regas tra la mondo. Despli prave, ni ne povas kredi, ke dio estas en tri personoj.

Ĉar ni ne povas scii, ĉu la “kristana aperaĵo” estas pli bona ol tiuj aliaj religioj, ĉar pastroj de ĉiuj religioj donus al ni provojn pri aŭtentikeco de sia propra religio, la mazdanoj el Bombe kaj ankaŭ budanoj el Cejlono.

Ĉar la Palestina popolo, kiu vidis supozitajn miraklojn de Kristo, ne akceptis lian religion.

Ĉar, se “sanktaj libroj” estus inspirataj de dio, ili estus skribataj en lingvo tiel klara, ke ili estus komprenataj de ĉiuj laŭ sama maniero. Nu, nenia libro estas interpretata sendube, laŭ tiel malsamaj manieroj. Ekzemple: la teksto, pri sankta manĝo estas komprenata malsame de katolikoj, de luteranoj, de kalvinanoj. Legu Biblion: vi trovos en ĝi neverŝajnajn rakontojn, kiel tiujn pri “Jonas” aŭ pri azena makzelo. Vi trovos eĉ en tiu libro malĉastaĵojn. Libroj inspirataj de dio devus esti treege puraj.

Ĉar la katolikaj dogmoj ne estas ĉiuj kreitaj de Kristo; estas nur en 787-a jaro, ke ĉeesto de dio en hostio estis akceptita; papa neeraremo depost j. 1870 ktp. Puriĝejo (purgatorio) estis kreita nur multajn jarcentojn post Kristo, konfesprenado komenciĝis nur en Okcidento dum 7-a jarcento.

Ĉar, se estonta vivo ekzistas, ĉiu estos punota aŭ rekompencota laŭ siaj meritoj, kaj ne laŭ siaj kredaĵoj aŭ la preĝoj aŭ mesoj faritaj por mono, favore al ĝi.

Ĉar dio donis al ni saĝon por uzi ĝin kaj ne por devigi nin kredi misterojn; ekzemple, kredi post sanktigo, ke hostio ne estas pano, sed korpo de dio.

Ĉar, eĉ se dio ekzistas, li ne povas peti, ke ni senĉese trudu lin per preĝoj. Li scias tion, kion ni deziras kaj ni meritas. Se estas necese peti kaj petegi reĝon, lian edzinon aŭ liajn flatulojn por ricevi ion de li, ne estas same pri dio, kiu estas ĉiopova kaj justeco mem. Li ne povas eĉ esti malkontenta, ĉar ni ne kredas al lia ekzistado. Se ni provas atingi nian perfektan idealon, ni povas nin prezenti antaŭ li sentime, certaj ne esti brulontaj en eterna fajro. Pro senfina boneco kaj senfina toleremo, li riproĉos nenion al ni, tial ke ni obeis ĉiam saĝon. Vi povas esti trankvila pri tio.

Ni aldonu ankoraŭ du argumentojn:

  1. Depost unuaj apostoloj, kiuj rifuzis militi kaj depost “dia interpaco” la Eklezio nenion faris por malebligi militojn. Kontraŭe, en ĉiuj landoj el la mondo katolikoj estas la plej militemaj. Estis imperiestro Francisko-Jozefo, la plej bigota el homoj, kiu proklamis la lastan militon. Se en Francio kaj en Germanio katolikoj batalus kontraŭ milito kiel socialistoj, ni ne bedaŭregus morton de tiel multaj el niaj parencoj kaj amikoj, detruon de tiel multaj hejmoj kaj ruinon de Eŭropo.

  2. La Eklezio, kiu estis, en malnovaj tempoj, partio por malriĉuloj, estas nune amiko por riĉuloj. Ĝi konsilas al laboristoj subiĝi al siaj mastroj por permesi al tiuj lastaj vivi en lukso kaj plezuroj, dum la laboristoj duoble laboras por proprigi [?] al riĉuloj potencon super ĉiuj laboristaj ebloj.

Revoluciuloj komence, la katolikoj estas nune reakciuloj, kiuj estas kontraŭ la leĝoj favoraj al laboristoj, en parlamentoj, kaj ne volas konfiski riĉojn faritajn dum la milito, kiam popolo verŝis sian sangon sur batalaj kampoj.

K-do aŭ K-dino, se vi opinias, ke ni estas pravaj, kuraĝu praktiki nenian religion kaj eduki nereligie viajn infanojn. Estu sincera: certe tio estas la plej grava bono, kiun vi povas havi.

Liberpensuloj el la Mure Isère (Francio). Traduko de SAT-anino 5883.

NE FORGESU!

La ateista kongreso tutsovetia okazos 10-an de junio en Moskvo; la dato estas finakceptita. Ĉiu liberpensula organizo devas per vi, esp-istoj, sendi salutleterojn, verkitajn en esp-o laŭ la adreso: Moskvo, Sretenka, 10 “Bezboĵnik”.

Ĉiu agema liberpensulo aŭ SAT-ano devas helpi organizadon de l’ dumkongresa ekspozicio. Sendu religiajn gazetojn, broŝurojn flugfoliojn kaj aliajn eldonaĵojn en esp-o, por ke ni bone povu montri, kiel nia kontraŭulo sukcese uzas por siaj celoj esp-on.

Ankaŭ ne forgesu ke la sukceso de esp-o en la kongreso dependas de tio, ĉu vi aktivuloj-liberpensuloj sufiĉe da materialo sendas el diversaj landoj por la gazeto “Bezboĵnik”. Ĉion sendu laŭ supre citita adreso.

DU METODOJ DE AGITADO

Por tenadi la malklerajn homojn en la potenco de l’ religio, la diservantoj aplikas la metodojn de timigo per postmortaj turmentoj. Laŭ iliaj vortoj ĉiam, tage kaj nokte, la animon de l’ homo ĉasas la diablo. Tiu lasta, interalie ankaŭ dia kreitaĵo, havas tre malkvietan taskon: delogi de la vera vojo ĉiujn religiemajn homojn. La malkredulojn tio ne koncernas, ĉar ili post sia morto, kiel diras la popoj (pastroj), ĉiuj estos je la dispono de l’ diablo. Pri la batalo inter diablo kaj dia anĝelo pro la homa animo oni ne nur predikas parole, sed surmurigas en preĝejoj bildojn pri tiu temo. Tio okazas ne nur en vilaĝoj, kie la malklera loĝantaro ankoraŭ kredas al pastraj fabeloj, sed ankaŭ en urboj, kie precipe en laboristaj regionoj, la religio jam perdas sian potencon.

En nia urbo Ivanovo-Voznesensk, en urba katedralo, oni povas vidi similan bildon ĉe la enirejo de la somera preĝejo. La bildo prezentas: malsupre malfermitan buŝegon de iu monstra besto plenigitan per infera fajro. En la profundo de l’ buŝego sidas sur trono maljuna ĉefdiablo kun forkego, signo de lia potenco, en la mano. Apud la fajra buŝego staras malvasta ŝtuparo kuniganta la inferon kun la ĉielo, kaj supre, super la ŝtuparo, sidas sur la nubetoj dio mem kun siaj sanktuloj. Maltrankvile admiras li la batalon, okazantan sur la ŝtuparo: nigra diablo penas (kaj ne sensukcese) forpuŝi de la ŝtuparo la supreniĝantajn penajn animojn, blanka anĝelo, siaflanke, penadas per ĉiuj siaj fortoj treni la animojn ĝis la dio. Sur vizaĝo de l’ anĝelo — kortuŝanta mildeco. La diablo, male, aspektas plej terure. Jen estas la maniero, per kiu la pastroj akcelas la plifortikigon de religiaj katenoj. Kaj jen estas alia maniero de agitado, — agitado kontraŭ la religio kaj malsaĝaj fabeloj de ĝiaj adeptoj.

Antaŭ 2 monatoj, en vilaĝo Ĥarilovo, de Tejkova distrikto mortis 72-jaraĝa vilaĝano Vasilij Timofejeviĉ Peĉnikov, kiu estis de ĉiuj estimata pro sia sobra, justa vivo. Sian tutan liberan tempon li dediĉis al frukt- kaj abelkulturado. Kreskigante en sia ĝardeno novajn perfektigitajn specojn de pomarboj, li provizadis per ili la kamparanojn en la tuta regiono. Tiele li enportadis kulturon en kamparvivon, li utilis al la socio.

Nur pro unu sia kvalito li malplaĉis al religiaj fanatikuloj: li estis liberpensulo. Per sia racio li komprenis, ke religio estas opio kaj la diservantoj parazitoj. Antaŭ sia morto li testamentis al sia filo, ke oni lin enterigu sen pastroj. Tio estis farata. Anstataŭ pastra kantaĉo, infanoj-lernantoj kantis per harmoniaj voĉoj la funebran marŝon. En sia parolo la instruisto klarigis, ke religio kontraŭas la sciencon. Post li parolis reprezentanto de kompartia organizo, kiu montris, ke la tempo, uzita de l’ mortinto por kultura afero, jam donis siajn deziritajn rezultojn. Post la paroladoj la vilaĝa junularo portis la ĉerkon tra la tuta vilaĝo. Tiel la novaj homoj agitas kontraŭ la religio, kaj tiu metodo de l’ agitado estas ĝusta kaj konvinka.

Griŝeĉkin, direktoro de teks.-fabriko N. I. V. M. (Ivanovo-Voznesensk).

— paĝo 8 —

316 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTER NI

— Ĉu homoj havas animon?

— Vi maltrafe starigas la demandon. Diru: ĉu ĉiuj homoj havas animon?

— Ne ŝercu! la demando estas grava…

— Mi parolas tute serioze k konsentas kun vi, ke la temo malpostulas ŝercon. Necesas unue interkonsenti pri la difino de l’ termino. Kion vi komprenas per la vorto animo?

— Mi komprenas ion nematerian, kio ekzistas en si, sendepende de la korpo, al kiu ĝi donas vivon; mi komprenas ion, kio estas senmorta.

— Ha! ha! Estas vi la ŝerculo. Neniam fizikisto povis konstati la ekziston de io nemateria. Vi tute fantazias. Se mi konsentus kun via difino, mi nepre aldirus, ke ĉiuj homoj estas senanimaj.

Laŭ mi, animo estas ia stato de delikate sentanta, alte pensanta homo, stato, kiu rezultas el materiaj movoj, okazantaj en la korpo, en la cerbo. Animo estas agregato de ideoj k sentoj.

Oni kelkfoje parolas pri “grandanimaj” homoj. Tio signifas, ke ekzistas aliaj, kiuj havas malgrandan animon. Estas do eble prezenti al si homojn, kies animo estas tiom eta, ke fakte ili povas esti konsiderataj kiel senanimuloj. Ili apenaŭ pensas, apenaŭ sentas, se oni faras escepton pri iliaj deziroj al satigo de korpaj bezonoj. Ankaŭ bestoj, eĉ plantoj sentas tiujn bezonojn; ili tamen ne pensas, k sekve ne havas animon. Pli precize: ilia pens- k sentaparato estas tiom elementa, ke ĝia funkciado ne povas produkti animon.

Estas senanimaj homoj, kiuj tamen scipovas legi; sed ili englutas legaĵon kvazaŭ supon. Se malbonas la supo, ribelas la stomako; sed se la legaĵo estas malvera, ne ĉiam protestas la cerbo. Kaj se la legaĵo estas saĝoplena, ne ĉiam pro tio saĝiĝas la senanima homo.

Senanimuloj ordinare rilatas indiferente ĉu al belo, ĉu al saĝo, ĉu al honesto. Same kiel por blindulo koloroj ne ekzistas.

Homoj senanimaj povas ankaŭ kelkrilate ne esti malinteligentaj: kelkaj eĉ kapablas kapti la unuan lokon liberan en omnibuso, aŭ ie la unuan rangon…

Vi denove pensos, ke mi ŝercas, se mi diros, ke homoj ne ĉiam havas animon. Tamen tio estas fakto: dum profunda dormado, dum ebriiĝo aŭ similaj statoj senanimiĝas la homo. Tiam kvazaŭ mallumas en la cerbo.

Kolektivo povas ankaŭ havi aŭ ne havi animon. Kiam nur egoistaj, instinktaj motivoj instigas la anojn de iu ajn societo; kiam mankas ĉe ili originala pensado; kiam ili papage ripetas gurditajn “verojn”, tiam la afero prosperi ne povas. Ĝi nur vegetas k sin direktas al kadukiĝo.

EKZISTAS MULTAJ MANIEROJ POR PROPAGANDI ESPERANTON

En ruslingva literaturo ekzistas kelkaj romanoj, en kiuj esp-o estas — ĉu tiel, ĉu aliel — tuŝita, priparolita. Tiaj romanoj estas: “Aleksandro Makedona” de Sejfulina, “Interplaneda aventuristo” (laŭvorte “vojaĝisto¹”) de V. Gonĉarov, “Kaj tamen ĝi turniĝas” de I. Erenburg, “Iprit” de V. Ivanov kaj B. Ŝklovskij, “Vojaĝo tra la mondo”, rakonto de Kolbasjev, enpresita en la semajna gazeto “Vokrug Sveta” (1928). Estas ankoraŭ du aŭ tri aliaj romanoj, en kiuj esp-o estas priparolata. Samo estas en nova, baldaŭ aperonta romano “Komandarm 2” de Silvinskij.

Ĉu eble ni povos plimultigi la nombron da romanoj kun mencioj aŭ priskriboj pri esp-o? Laŭ miaj spertoj, jes. Mi konatiĝis kun iu unuiĝo de sovetaj verkistoj. Inter la verkistoj mi parolis pri la eblecoj literaturaj per esp-o, kaj la estraro de tiu unuiĝo turnis sin al la anaro kun propono subteni mian ideon.

Alia okazo: kiam mi trafoliumis rusan monatan revuon “Mondo de aventuroj”, mi atentis ĝian literaturan konkurson kun monpremioj. En ĉiu n-o la redakcio publikigas rakonton sen ĝia fino. Al la abonantaro estas proponata la tasko verki mankantan finon al rakonto. Kaj en ĉiu n-o la redakcio analizas la alsenditajn solvojn kaj kritikas la verkitajn finojn. La plej taŭga solvo estas presata kaj la sendinto premiata per 100 rubloj. Nu, mi abonis la revuon kaj partoprenis la konkurson, verdire, ne por gajni la premion, sed… por propagandi esp-on. Verkante, mi ĉiam esp-igas la heroojn de rakontoj, devigas ilin lerni esp-on, paroli ĝin kaj interkorespondi per ĝi. La redakcio iom riproĉetas min pro “perforta” esp-igo de herooj, sed tamen favoras esp-on kaj ĉiam mencias miajn solvojn. Tiel dekmiloj da legantoj, ankaŭ novaj kaj malnovaj aŭtoroj, ĉiumonate regule ekscias pri esp-o kaj informiĝas pri ĝia vivo kaj ekzisto. Krome la redakcio rekompencis min per senpaga jarabono.

Do, sovetianoj, subtenu tiun propagand-metodon, dum duonjaro plensukcese praktikitan de mi! Mia deziro estus, ke en “S-ulo” aperu informoj pri ĉiulandaj verkoj, en kiuj esp-o ludas rolon kaj pri similaj literaturaj konkursoj; ke el tiuj verkoj aperu en “La N. E.” tradukoj de koncernaj paĝoj; fine, ke rakontoj el “Mondo de aventuroj” kun esp. finsolvoj aperu en “La N. E.” aŭ “IL” (organo de SEU) kaj tiucele verkantoj sendu duan ekz-on de sia solvo al la redakcio de “LNE” (aŭ “IL”).

Iv. Lidin (41), Moskvo.

¹ Aperis en “Esperanto Hejme”, n-o 5 (1925).

La SAT-anoj devas tre atenti, tre zorgi, ke ilia organizo ne fariĝu Senanima Asocio Tutmonda… E. L.

Proponoj al la 9-a Kongreso

La Jarlibro enhavu la nomojn¹ kaj profesiojn de ĉiuj SAT-anoj. Ĉies adresojn oni, se eble, ankaŭ presigu. — Motivigo: Malfervorigus multajnSAT-anojn la forigo de iliaj nomoj — kaj ĉefe: kono de la profesioj de ĉiuj SAT-anoj ebligas kreskon de faka laboro de SAT-sekcioj (fervojistoj, edukistoj, studentoj, kuracistoj, ministoj, tramistoj ktp….). Aldono: Virinecon oni montru per steleto. Se lokŝparo nepre postulas forigon de tuta profesinomo, profesio estu montrata per cifero laŭ tabelo. (518)

Mi proponas organizi ĉe SAT korespondan gazet- kaj jurnal-lernejon. Ĉar, por venkakiri laboristan gazetaron, ni bezonas ne nur korespondantojn-amatorojn, sed ankaŭ bonkvalitajn specialistojn. (7357)

Mi proponas organizadi en diversaj urboj de Orienta Azio ĉiujarajn SAT-konferencojn. Motivigo: Orientazianoj neniam havas okazon partopreni en niaj SAT-Kongresoj. (7357)

¹ Sufiĉus familia nomo k komencliteroj de persona nomo.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

“Waldhaus” de la SAJ Rostock dum vintro

[BILDO p.8 | 66,59,92,76] Foto de ligna domo kun kruta tegmento en neĝkovrita arbaro, kun dikaj arbotrunkoj antaŭe.

Ĉi supran “arbardomon” de la soc. lab. gejunularo vizitos la partoprenantoj de la antaŭkongresa renkontiĝo en Rostock je la 2./3. de aŭgusto 1929. Anoncu vin jam nun ĉe K-do Rudi Graetz, Rostock, Waldemarstr. 17 (Germ.).

[REKLAMO p.8] K. MARKS kaj FR. ENGELS — La Komunista Manifesto — Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo — Prezo: 0.60 mk. g. — Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 317

14-a Kongreso de Nederlanda Federacio de Lab. Esperantistoj

La 14-a Kongreso de NFLE okazis 28-an de aprilo en Amsterdam. Ĝi estis bone vizitita; preskaŭ ĉiuj sekcioj estis reprezentitaj. Ankaŭ multaj Amsterdamaj lab. esp-istoj, inter kiuj rimarkinda nombro da K-dinoj, ĉeestis. La div. raportoj estis aprobataj. Montriĝis, ke la Federacio kontentige progresis, la nombro da sekcioj k membroj grave plimultiĝis. (Estus dezirinde citi nombrojn. — Red.)

La plej grava punkto de la tagordo estis propono de kelkaj sekcioj, ke la Federacio forlasu sian ĝisnunan neŭtralan karakteron k baziĝu sur klasbatala starpunkto. Post vigla diskutado k aŭdinte la bonajn por-argumentojn de la estraro, la Kongreso akceptis ĉi tiun proponon. Ankaŭ la Konvencio inter SAT k la Federacio estis — kun kelkaj negravaj ŝanĝoj — aprobata. Laŭ estrara propono oni decidis ankaŭ akcepti kiel sekciojn lab. esp. grupojn en flandralingva Belgio k ebligi, ke ankaŭ neesp-istaj personoj k organizoj aliĝi al la Federacio kiel subtenantoj. Kiel sekretarion oni reelektis K-don H. W. A l i n g s (Middenweg 226, Amsterdam-Oost). Per kantado de l’ “Internacio” la Kongreso finiĝis. SAT-anoj vendis SAT-eldonaĵojn je valoro de ĉ. 20 guldenoj. La Federacio eldonis 50 000-ekzemplere flugfolieton por disdono je 1-a majo.

Nova sukceso de la Federacio. — La Asocio de Lab. Radio-amatoroj konsentis doni al la Ned. Fed. de Lab. Esp. p r o v e dum 2 monatoj ĉiudimanĉe 10 minutojn da tempo por esp. elsendo. Pliaj informoj pri tio aperos en “S-ulo”. (670)

“Sprita vorto tentas, nenion atentas¹”

Pro insisto de la aŭtoro ni publikigas la ĉi suban leteron. Koncerne la “balaaĵojn”, pri kies neapero protestas K-do N e n i u, ni sciigas, ke jam delonge ili estas forbalaitaj en paperkorbon. — E. L.

Al la redakcio de S-ulo

Mi ricevis vian respondon, en kiu vi sciigas, ke vi ne intencas uzi miajn du senditajn “balaaĵojn”, konsiderante ke jam pro la unuaj vi havis multe da malagrabloj.

Kiam mi intencis improvizadi satirhumorajn verketojn, preninte motivojn el la vivo de SAT-anio, por la de mi iniciata rubriko “Balaado ĉirkaŭ la propra domo” mi havis du celojn. Unue plivigligi la tro seriozan enhavon de nia semajna organo, due laŭ ebloj kaj miaj kapabloj, distri la SAT-anaron per pli malpli trafaj aktualaĵoj. Estas ja klare komprenebla por ĉiu pensema homo, ke por humora satiro en stilo kaj enhavo oni devas esti pli drasta per sprito kaj trafo kaj en tiu rilato oni ja ne povas ĉion dissplitigi je bagatela detaleco. Ofte ne gravas, kiomgrade la fakto, liveranta kaŭzon por improvizado, sin bazas je fundamento de pedanta justeco. Gravas nur la celo, esti aktuala, sprita kaj trafa kaj tiel distri la legantojn.

Tial la troan ofendemon de K-do Demidjuk mi taksas vere bagatelema. Des pli, ĉar oni neniam kutimis tro serioze konsideri la enhavon de ia satiro. Multe pli eksponataj personoj ol li estas la celtabuloj por satirhumoraj gazetoj en ĉiuj landoj; nu belaspekta skandalo estus, se ĉiuj tiel bagateleme rilatus al tiuj aferoj, kiel faris K-do Demidjuk.

Pro tio mi apelacias kontraŭ la neaperigo de miaj “balaaĵoj” kaj havas emon indulgi neniajn meritoplenajn eminentulojn kaj pro tio mi akceptas nenian buŝumon por mia plumo, rekomenditan de vi. Do pro tio mi petas, bonvolu komuniki miajn “balaaĵojn”, por kiuj la respondecon ja mi havas, aliel mi estas devigata, tute simple abdiki la improvizadon, ĉar nenian cenzuron mi toleras.

N e n i u.

¹ El “Proverbaro Esperanta”.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

AŬSTRALIO. Perth. La tagaj ĵurnaloj sciigis, ke esp. kongreso okazos en tiu ĉi urbo en oktobro 1929. (Wallace.) — AŬSTRIO. Wien III. La grupo de tiu ĉi distrikto okazigis en pasinta aŭtuno 3 kursojn kun sume 155 gekursanoj, el kiuj 45 nun aliĝis al ALLE; dum la sama periodo 5 novaj K-doj aliĝis al SAT. Nun la grupo okazigas sian kursfinfeston. — BRITIO. Manĉestro. Lab. esp. movado nur tre malfacile progresas ĉi tie. Lastjare tamen ni faris sukcesan ekspozicion. Ni sendis delegitojn al Svedio k Sovetio k varbis kelkajn novajn anojn al SAT. (Wylie.) — ĈEĤOSLOVAKIO. Ĝenerala kunveno de Lab. Ligo Esp-ista en Ĉeĥoslov. okazis paskon en Praha. Ĉeestis delegitoj de sekcioj: Praha, Plzen-Peklo, Plzen-Karlov, Plzen-Kulturo, Neumer. Kiel gastoj — delegitoj de lab. turistoj k de ĉeĥoslovakaj turistoj. Leteroj de sekcioj Ceske Budejovice, Komtaŭ, Neŭdek k salutlet. el Seifhennersdorf (Saksio) k. a. lokoj. Laŭ la raportoj kreskis la membraro dum pasinta jaro je 59 membroj k 5 sekcioj. Sume nun estas 312 registritaj k 126 pagantaj membroj. Oni korespondis kun 27 lokoj en 8 landoj. Bulteno en kvanto de 200 ekz-oj aperas 10-foje jare. La kas-stato estas en bona ordo. Poste sekvis elekto de Komitato. La redaktoro de l’ Bulteno alvokas por aniĝo ĉe SAT k LEA k SAT-organoj. — Plzen. Lab. esp. societo “Kulturo malfermis en aprilo kurson por komencantoj kun 12 p. Oni instruas laŭ “Petro”. — GERMANIO. La germ. Lab. Radio-Asocio preparas kvaron-jarlibron, kies unua aperos kun la dato julio/sept. 1929. Ĝi enhavos krom germanlingva parto esp. artikolojn el eksterlando k tiel signifos bonegan propagandon por esp-o. La Asocio eldonis jam prospekton, kiu enhavas ankaŭ esp-an alvokon. — Chemnitz. Ĉe la Socialista Junularo estas organizitaj 6 kursoj okaze de l’ Junulara Tago en Wien. — Königsberg. La loka grupo direktis lastatempe sian ĉefan forton al propagando en la loka lab. gazetaro. Ambaŭ gazetoj estas favoraj al la movado. En “Popolgazeto” aperas regula esp. angulo. (14 074) — Pirna. Kurso en la loka grupo de lab. junularo kun 18 partopr., kiuj veturos al Junulara Kongr. en Wien. Gvidas P. Glöckner. Li ankaŭ gvidas novan kurson en supera komerca lernejo kun 20 p. — JUGOSLAVIO. Zagreb. Lastatempe la polico arestis multajn laboristojn k studentojn, precipe agitantojn. 12. aprilo K-do Miŝak (SAT-ano 9762), tipografisto, kiu havas ampleksan koresp-adon, estis haltigata en la strato, trasercata k forkondukata en malliberejon, kie li estas ankoraŭ hodiaŭ. — NORVEGIO. Oslo. En aprilo finiĝis progresa kurso kun ekzameno. 6 lernantoj ricevis ateston pri kapableco (4 jam estas anoj de SAT k abonantoj al “S-ulo”, 2 fondis novan grupon en sia prof. unuiĝo de stratlaboristoj). En la tramista unuiĝo antaŭ nelonge ankaŭ fondiĝis esp. grupo kun 30 membroj-komencantoj. 2-foje la grupo ricevis subvencion de 100 kr. de la urba tramsocieto. La plej aktivaj anoj interrilatas kun eksterl. tramistoj. (102) — SVEDIO. Sundsvall. 27. 4. komencis sian laboron studrondo kun 15 partopr. el la pionira taĉmento “Internacio”. Gvidas K-doj Wikström k Svärd. La etuloj havas viglan intereson. (12 573)

Ĉe la neŭtraluloj

Paskon okazis en Frankfurt samtempe kun la germana neŭtrala esp. kongreso Konferenco por turismo k reklamo organizita de l’ neŭtralaj esp-istoj. Okazis div-lingvaj paroladoj pri reklamscienco, normigo sur kampo de turismo k reklamo, normigo en vojaĝa trafiko, radio, gazeto k reklamo, k. a. La neesp-aj paroladoj estis tradukataj en esp-on. — Vane ni serĉis en la raportoj de neŭtralaj gaz. pri la konferenco ciferojn pri partoprenintaro, ion pri efiko, rezultoj ktp. Ĉu eble tio estas prisilentinda?…

Belga neŭtrala esp. kongreso okazos pentekoste en Gent (Gand). Itala esp. kongreso 28.—30. julio en Udine.

En Polio okazas sukcesaj kursoj ĉe instruistoj kaj en mezlernejoj (precipe en Chelm Lubelski); krome okazas metoda propagando ĉe la poŝtistoj, kiu promesas grandajn sukcesojn. La poŝtministro favoras esp-on. Dum ekspozicio ĉi-jara en Pozeno (Poznan) estos faritaj specialaj servoj por esp-istoj.

[REKLAMO p.9] Printempaj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

— paĝo 10 —

318 — SENNACIULO

Tra la esperanta gazetaro

Inter la multaj malplenaj grajnoj, kiujn mi trovas, trapaŝante la kampon de l’ esperanta gazetaro, mi renkontas kvazaŭ hazarde iafoje ankaŭ kelkajn atentinde maturajn grenerojn. Ni kolektos ilin kaj aportos sub tiu ĉi rubriko al la observema okulo de niaj legantoj.

* * *

Jen ni vidas esploranta en “Espero Katolika” (n-o 57, 1. 5. 29) pastron Ramboux, kiu estas la gvidanto de tiu gazeto, la kaŭzojn de l’ ĝenerale malkontentiga stato de la esperanta gazetaro. Li skribas i. a.: “La plimulto el niaj nuntempaj ‘esperantistoj’ n u r d u o n – k o m p r e n a s esperantlingvan tekston. Ili estas en la sama stato kiel knaboj, kiuj nur scipovas silabi facilan frazon: ‘la patro estas bona’. Sekve ili ne aĉetas librojn, ili ne abonas gazeton. Ĉu infano, kiu nur silabas lernejajn frazojn, aĉetas literaturaĵon aŭ gazeton? Tute ne!…”

Certe tre trafan rimarkon, nerefuteblan, faras pastro R. Kaj ankaŭ bedaŭrinde por niaj SAT-eldonoj tiuj vortoj same aplikiĝas. Sed ni ne komprenas, kial pastro R. miras pri tiu stato? Ĉu liaj kolegoj ne preferas kunvenigi la homojn en preĝejoj, por rakonti al ili fabelojn, ol faciligi al ili la vojon al ĝenerala kleriĝo?

En “International Language”, majo 1929, ni trovas jenan parolon de Teo Jung (direktoro de “Heroldo de Esperanto”), kiun li eldiris en Frankfurt al la raportanto de “I. L.”: “…Spite la nekontentigan vendadon de esp-aj libroj, [nelegebla] kaj la kuraĝigon de niaj verkistoj, kvankam ĉe nia gazetaro mi preferus[?] vidi ioman[?] koncentriĝon kaj unuiĝon… Ankoraŭ ja la neŭtrala movado antaŭenigas esp-on pli ol la fakaj organizaĵoj (? Red.). Ĝi estas ankaŭ la pli etika (!? Red.), ĉar ĝi laboras por la mondlingvo kiel celo mem, dum la fakaj organizaĵoj uzas la mondlingvon kiel rimedon por siaj specialaj celoj. Sed iom post iom la fakaj organizaĵoj estas superantaj[?] la neŭtralan movadon. (Nu, do! Red.) Supozeble la malkreskon de la neŭtrala movado kaŭzas grandparte la emo malkonfesi aŭ eviti ĉe ni la altajn principojn defenditajn de Zamenhof en lia ‘interna ideo’….”

Ĉu s-ro Jung kredas, ke lia elstarigo de l’ mistika “interna ideo” kun samtempa cito de la spirito de Zamenhof povus konvinke efiki je la pli racia plimulto da esperantistoj? Tiuj ja ellernis esperanton por havi el ĝi iun praktikan utilon, kiun povas doni al ili nur la “fakaj organizoj”, kies plian kreskadon cetere J. mem devas profeti. S-ro Jung devas lerni kompreni, ke “altaj principoj”, kiuj sin bazas ne sur realaj faktoroj de la vivo, perdas sian valoron. N. B.

[REKLAMO p.10] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

Nia Lingva Angulo

Demandoj: 1. Ĉu estas korekte diri: “mi f r o s t a s ĉe la fingroj ktp. aŭ ĉu oni devas diri: “mi s e n t a s f r o s t o n…”

  1. En “S-ulo”, en “For la neŭtralismon!” k aliaj SAT-eldonaĵoj oni ĉiam trovas la vorton “Esperanto” skribita per majuskla komenclitero. Ĉu tio estas korekta? (6707)

Respondoj: a) Tial ke la senco estas klara, oni rajtus diri, ke tiu formo estas korekta; tamen ĝi ŝajnas al ni nerekomendinda. Diru: miaj fingroj ktp. frostas; aŭ: froston mi sentas ĉe la fingroj.

b) Estas same korekta kiel, ekzemple, pri s a n s k r i t o (vidu KABE) aŭ l a t i n o. Fakte ne ekzistas en la F u n d a m e n t o regulo pri tio. Esperanto estis la pseŭdonimo de Zamenhof k ŝajnas al ni ridinde samigi lingvon kun homo. La personoj, kiuj rilatas mistikeme al nia afero, uzas grandan literon, same kiel kreduloj ĉe la vorto dio.

H e r e z u l o.

Protesto. — Treege mirigite mi legis mian nomon sub rubriko “Plendoj” en “S-ulo” (238). Mi ĉiam respondis al ĉiuj miaj gekorespondantoj, eĉ se nur neante. Eble K-do Kluev, la plendinto, skribis tre longe post apero de mia koresp-anonco aŭ estas unu el tiuj K-doj, kiuj skribis nacilingve sian adreson, tiel ke mi ne kapablas deĉifri ĝin. Mi eĉ bedaŭras, ke K-do K. prezentis min kiel malfidindulinon, sed miaj gekoresp-antoj certe pravigos min, kiam mi diras, ke mi ĉiam faris mian devon klaskonscian. — Lenjo M ä r z (9498, edzino), Mannheim.

Ni jam sukcesas!

Certe tio estas nur komenco — sed vigla k esperiga. Tio estas nur unua hirundo, sed post ĝi ja venos hirundaro, k kun hirundaro — la printempo. Nia unua sukceso, la unua internacia manpremo ricevita, atingis nin ĝuste dum antaŭtagoj de majo, ĝuste antaŭ la festo de internacia solidareco proleta. — La ukrainiaj radio-aŭskultantoj, anoncintaj sian alvokon en “S-ulo” (233), jam ricevis fratan saluton de nia K-do E. M. el la lando de soldatbota diktatoreco. La K-do sciu, ke la respondo jam estas sendita senpere. (Sed ĉu ne pli bone, trovi peranton?) Kaj ĉiuj sciu, kiel estas traktita lia letero.

  1. Samtage ĝi estis legata antaŭ mikrofono por la radio-kursanoj. 2. La kursanoj nun pretigas kolektivan saluton k individuajn leterojn al li. 3. La teknikaj demandoj de l’ K-do tuj estas responditaj[?] al li persone. 4. En la per-radia ĵurnalo “Proleto” (ukrainlingva) estis disaŭdigata speciala artikolo sub titolo “Saluton trans milojn da kilometroj”. 5. Granda lab. ĵurnalo “Ĥarkova Proleto” akceptis artikolon pri “Ligo de radio k esp-o”, kie ankaŭ la letero de l’ K-do pleparte estis reproduktata. 6. En la radioekspozicio nun preparata la letero kun aliaj ricevitaj estos elmontrata. 7. Fine, kiel vi vidas, “S-ulo” estis informata. Do, estu plue plektata nia reto el radio-ondoj, poŝto, gazetaro. Kiu deziras partopreni? Kiu sekvos la unuan hirundon?

Ĥ a r k o v, R a d j a n s k i m a j d a n, Radioupravlinnja (5221).

KOMUNIKO

Ni ricevis jenan leteron:

“Tiflis, la 25. III. 1929.

Karaj K-doj!

La Tiflisa Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo kaj loka SAT-anaro sciigante, pri aresto de

René Naville, SAT-ano n-o 2042,

atentigas vin pri subaj linioj kaj petas eksigi R. Naville konforme al § 8 de l’ Statuto.

Esperantisto de 1922, Naville estas sufiĉe konata en SAT-anio, ĉar li vigle korespondadis kun multaj Gek-doj; pasintan aŭguston li partoprenis nian VIII-an kiel reprezentanto (neoficiala) de Tiflisa esperantistaro kaj estis elektita en la honoran prezidantaron de solena malferma kunsido. Plue, la 18. VIII., en la fakkunsido de l’ sciencistoj kaj studentoj, kie N. ĉeestis kiel studento de l’ Transkaŭkazia Komunista Universitato, li estis elektita kiel landa (Transkaŭkazia) reprezentanto por informservejo de l’ Akademia Sekcio de SAT.

Celante sciigi la Gek-dojn, interrilatintajn kun N., kaj eviti eventualajn miskomprenojn kaj plendojn pro nerespondo, ni petas vin aperigi ĉi sciigon en la plej proksima n-o de “S-ulo”.

Kun kamarada fratsaluto

R. Lorencson, Sekretario de T. K. de S. E. U.

“P. S. Laŭ oficiala sciigo, publikigita la 23. III. en regiona ĵurnalo “Zarja Vostoka” (Matenruĝo de l’ Oriento), Tiflis, René Naville estas estono Johannes Niggols. Siatempe kondamnita al morto pro [nelegebla] rabo kaj mortigo, N. en 1923 transiris la limon kaj fuĝis en Leningradon, kie li sin prezentis kiel politika elmigrinto. Transveturinte Krimeon, kie li lerte[?] sukcesis enpenetri en la junkomunistan organizaĵon, kaj poste Abĥazion (Nigramaro), N., elpensinte longan revolucian biografion, sukcesis okupi bonan postenon. En Tiflis N. partianiĝis kaj studentiĝis ĉe Transkaŭkazia Komuniversitato en Tiflis, samtempe okupante postenon en unu el ŝtataj entreprenoj.

En fino de l’ pasinta jaro, antaŭvidante fiaskon de sia “revolucia kariero”, N. estis fuĝonta transliman sed estis arestita kune kun sia kunulo, monfalsisto Eduardo Movel[?].”

R. L.

Laboristaj Radio-aŭskultantoj!

Prof. d-ro Dietterle, direktoro de germania Esperanto-Instituto, parolas esp-lingve ĉiun 2-an vendredon je la 18-a 5 min. laŭ M. E. T. pri: “Laboro k ideoj de d-ro Zamenhof” en la sendstacio Leipzig — ondo 361,9. Jam antaŭ kelkaj jaroj tiu ĉi sendstacio disaŭdigis esp-e la veterprognozojn. Ĉar niaj K-doj ne montris sufiĉe da intereso por tiu afero, oni ne daŭrigis ĝin. Sed laŭ nia opinio la sportuloj inter ni tre ofte bezonas veterprognozon, do ili postulu ĝin per nia lingvo.

Por disvastigi esp-on inter la radio-aŭskultantoj k utiligi ĝin por niaj lab. celoj, ni ankaŭ postulu aranĝadon de esp.-kursoj por komencantoj k progresintoj. Nia prol. kulturmovado nur marŝas antaŭen per esp-o. Do, ni estu aktivuloj! Esprimu letere al M i r a g, Leipzig, vian dankon pro disvastigo de esp-o per radio kaj petu esp. sendojn precipe vesperajn. Skribu multnombre!

A l b e r t L e h n s (10 245).

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 319

Korektoj

En la artikolo “Ĉirkaŭ la Diskutejo” (n-o 239, pĝ. 291, 2-a kolono, 8-a linio de supre), oni bonvolu legi i n c i t o anstataŭ “incita”, n a r k o t o anstataŭ “narkota”.

Kripligita estas tuta frazo en pĝ. 288. Oni devas forstreki la lastan linion en la unua kolono k. ankaŭ la tri sekvantajn liniojn; anstataŭe oni devas enmeti jenan tekston: “saviĝi el siaj pekoj. Ĉiuj vizitantoj ricevas la nomon ‘meĥedi’; sekve, se iu havas la nomon Mahomed Kerim, li devas aldoni ankoraŭ la nomon Meĥedi (Mahomed Kerim).

En la artikolo “Financa Superregado en Usono” (pĝ. 286) la vortoj “kontroli, kontrolo” estas kelkfoje uzataj en la senco de “superregi, estrado”, ĉar en angla lingvo la vorto “control” havas ankaŭ tiun sencon. Oni priatentu tion!

En n-o 239, pĝ. 286, linio 42, la vorto “atingata” erare lokita, devas troviĝi en linio 43 antaŭ “pli”.

Por la 9-a SAT-Kongreso

Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. K a m p f r a d, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:

Bruxelles, konto n-o 227 848 ‘s-Gravenhage, konto n-o 142 084 Kobenhavn, konto n-o 14 938 Leipzig, konto n-o 6835 Praha, konto n-o 501 007 Stockholm, konto n-o 4268 Warszawa, konto n-o 191 335 Wien, konto n-o D.- 137 725 Zagreb, konto n-o 40 040 Zürich, konto n-o VIII. 15 929

En Paris funkcias sub la nomo de nia Asocio jena konto: C. 1234—22.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

D e T r i b u n e, Amsterdam, 22. 4., Ŝpinistinoj venkis (236).

Represis el “La Lern.”:

D e T r i b u n e, Amsterd., 9. 3., Mia letero (n-o 2).

Priesperantajn artik. k notojn enhavis:

D e S t r i j d, 23. 2.; D e T r i b u n e, Amsterd., 23. 3., 10. 4., 19. 4., 30. 4.; E c h o d e s O s t e n s, Königsberg, 1. 3., 27. 3., 10. 4.; V o l k s z e i t u n g, Königsberg, 12. 2., 16. 2., 25. 3., 10. 4., 11. 4.; A r b. S p o r t z e i t u n g, Königsberg, 25. 2.; L a s N o t i c i a s, Barcel., 21. 4.; A c c i o n C o o p e r a t i s t a, Barcel., 26. 4.; L a L i b e r t a d, Badajoz, 23. 3.; L a A u r o r a S o c i a l, Oviedo, 19. 4.; E l S o c i a l i s t a, Madrid, 23. 4.; S i g n a l e n, Stokh., 25. 4.

Pri la 9-a SAT-Kongreso raportis:

V i r r a d a l, Montreal, 12. 4.; V o l k s z e i t u n g, Königsberg, 15. 4.; E c h o d e s O s t e n s, Königsberg, 10. 4.

Peresper. materialon enpresis:

T r a v a i l, Lyon, 27. 4.; D e T r i b u n e, Amsterd., 7. 3., 12. 4., 13. 4., 22. 4., 26. 4., 30. 4. (ĉi ĉiuj n-oj enhavis koresp. el Sovetio).

NIA POŜTO

7319. — Estas tro taksi la nunan influon de SAT, kredi, ke ĝi povas sukcesigi vian cetere subtenindan proponon. — E. L.

4967. — Jes, aperos via versaĵo.

14 074. — Vi eraris sendube pri la adreso: viajn proponojn pri ŝanĝoj en nia lingvo vi devus direkti al la Lingva Komitato, ne al ni. — E. L.

1741. — Tiu ĉi vortaro kostas 1,20 mk. g. k ne nur 1,— mk. g. A d m.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Franz Mittermayer, Wienerreichstr. 2-a, L i n z a. D., dez. koresp. k interŝ. PM kĉl., prefere kun Sovetio.

ĈEĤOSLOVAKIO

K-do Ferko Sommer, Legionarů, 1, H o d o n i n, dez. interŝ. PM kun Gek-doj el ĉl.

K-do Pravoŝ Koĉiŝ, Zidovska, 1, H o d o n i n, volas interŝ. PM kun Gek-doj el ĉl.

K-do E. Ormaniec, O r l o v á, 623, Slezsko, dez. koresp. kĉl., pri div. temoj, L, PK, PI. Certe resp.

FRANCIO

— Naturamikoj sendu vian regionan naturamik. gazeton, interŝ. vi ricevos la nian “Les Amis de la Nature”. Adr.: K-do J. Wutte, O b e r b e t s c h d o r f, Bas-Rhin.

GERMANIO

— LEA-grupo dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Adr.: K-do L. Keil, K i r c h s e e o n ap. München, 45.

— Fotoamatoroj dez. interŝ. fotojn. Sendu multnombre! Certe resp. Adr.: O. Brückner, Kantstr. 3, P l a n i t z i. Sa.

K-do K. Lucha, H a r t h a u b. Chemnitz, dez. koresp. kĉl., n u r en Internacional Stenografio.

Filatelistoj atentu! — K-do Erwin Mössmer, Stuttgarter Str. 179, G e i s l i n g e n – S t e i g e, dez. interŝ. PM kĉl. Bonvolu afranki filateliste.

K-dino Mia Antwerpen, Citadellstr. 12, D ü s s e l d o r f, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.

K-dino Johanna Becker, Binterimstr. 3, D ü s s e l d o r f, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.

— 2 j. K-doj dez. koresp. kun eksterl. gejunuloj pri ĉ. temoj, L, PI. Same ni koresp. kun tiuj, kiuj veturos al la “Junular-renkonto” en Wien. Resp. gar. Adreso: K-doj Paul Täuber k Willy Mehnert, M i t t e l – S c h r e i b e r h a u i. Rsgb., Nr. 238.

K-do Max Nekola, Schäfferstr. 7, B a u t z e n i. Sa., dez. koresp. pri div. temoj kun Afriko, Aŭstralio, centra k suda Ameriko.

K-do W. Deppe, Oidtweilerweg 11, A l s d o r f b. Aachen, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, pref. interŝ. fotojn kun Gek-doj fotoamatoroj. Resp. garantiata.

— Gekursanoj dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, bfl. Skribu multnombre! Certe resp. Adr.: Johannes Köhler, Neugraben 5, B a u t z e n i. Sa.

HISPANIO

K-do Daniel Pons, str. Sallans, 37, S a b a d e l l, dez. koresp. pri laborkondiĉoj kĉl., L, PK, PI.

SOVETIO

K-do N. Lucko (12 j.), Karl Libkneĥta, 25/1, M i n s k, koresp. pri infanvivo, interŝ. ilustr. inf. gaz., PK, PI.

— Esp. rondeto dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata. Adr.: A. Birjulin, st. P o d s o l n e ĉ n a j o, Oktjabr. ĵ. d.

K-do Zenjka Rozental (junulo), Sovetskaja, 26, kv. 9, M i n s k, koresp. per L, PK, PI, PM, il. gaz.

K-dino Manjo Kopeloviĉ, Zamkovaja, 2, kv. 12, M i n s k, koresp. per L, PK, PI (junulino).

K-do N. Kalaŝnikov, S a r t a n a, Mariupol. okr. Kol. “A”, 41, kv. 7, dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl., L, PK, PI, il. gaz. Resp. garantiata.

K-do Paŭlo Assejev, S a r t a n a, Mariupol. okr. Kol “A”, 12, kv. 1, dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl. Resp. gar., L, PK, PI.

K-do I. K. Bojkov, Ĉernjaevskaja, 14, R o s t o v (Don), dez. koresp. kĉl. kun junkom-istoj k gelernantoj pri viv- k lernkondiĉoj k. a. temoj.

K-do Elio Riss, Malo-Sadovaja, 105, kv. 6, R o s t o v (Don), dez. koresp. kĉl., precipe pri labora juro. Certe resp.

K-dino Viol. Dmitrieva (19 j., brodistino), Kooperat. per. 2, N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo, jun. movado k. a. temoj.

K-do Gerŝkoviĉ (17 j., metaltornisto), M. Morskaja, 24, N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo, jun. movado k. a. temoj.

— 2 j. belaj knabinoj (17 j.), deziras interŝ. PI, fotojn, L, PK kun eksterl. junularo k lernantaro pri ĉ. t. Resp. garant. Adr.: K-dinoj R. Jevzikova k N. Gulajeva, str. Korolenko, 1-a, Sov. ŝkola, B a r n a u l.

K-do K. Gurov (studento-sportulo), Teĥnikum Fizkulturi, S t a l i n g r a d, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI, sport-PI k sport-gaz. Resp. garantiata.

— paĝo 12 —

320 — SENNACIULO

SOVETIO (daŭrigo)

K-do Voldemaro Bobrov N. Moĥovaja, 3, S m o l e n s k, invitas siajn malnovajn koresp-antojn renovigi koresp-adon k serĉi novajn el ĉl., pri div. temoj.

Agr. A. Romanjuk, A n d r u s z o w k a, Berdiczewsk. okr., Ukrainio, interŝ. L, PK, PI, PM, kĉl.

K-do Georgo A. Taratorin, N e r ĉ i n s k, Sretensk. okr., D. V. R., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do I. Mosolov, Dvorec-muzej, kv. 8, T r o c k, Leningr. obl., dez. koresp. pri aviado k. a. temoj, kĉl.

K-do S. Pivovarov (studento), Lesoteĥnikumo, st. P u ŝ k i n o, S. J. D. (Norda fervojo), Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, ankaŭ pri radiaj k sportaj temoj. Interŝ. L, PK, PI, nacilingv. il. gaz. Resp. garantiata.

K-do V. Bratanovski, Sovetskaja, 37, Ĉ i m k e n t, Kazakstan, dez. koresp. pri lab. k junulara vivo, L, PK, kĉl.

K-do Krotkov (bestkuracisto), Krasnoznamjennaja, 4, N i k o l s k – U s s u r i j s k, Siberio, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata.

— Grupo de gelernantoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PI. Adr.: K-do P. Vidusov, Medicina Instituto, O m s k, Siberio.

— Zavitaja ŝaka rondeto elvokas eksterlabor-rondetojn k apartajn fortajn ŝakludantojn por vetludo el du partioj. Adr.: Z a v i t a j a, Amurska okr. al K-do N. E. Dulebov.

K-do B. M. Girev, st. Belinskogo, 82, S v e r d l o v s k, Uralo, dez. koresp. kĉl., pref. L, kolektas vidajkartojn. Resp. garantiata.

K-do N. Kojevnikov, P. O. S t. R a ĉ e j k a, Sizransk. okr., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PK. Nepre resp.

Gek-doj Jabskij, Likova, Jabskaja, Hustina, Rojanskaja, Semenova, Ĉurikova, Klubo Jeldor, K r a s n o d a r, 1., dez. koresp. kĉl., PK, PI. Resp. garant.

— Geesp-istoj atentu! Esp. rondeto el Siberio dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. ĉiam garantiata. Adr.: O m s k, str. de Karl Libkneĥta, 80, ŝkola Nr. 6, Esperanto.

K-do Viktoro Zimin (22 j., teknikisto, vizitos SAT-kongr.), st. M i s o v a j a Z a b a j k a l s k i j ĵ. d o r., Kontora 3 uĉastka Puti, serioze koresp. kĉl., ĉefe pri tekniko k inventaĵoj, L, PK, PI kun teknikistoj k komjunuloj. Dez. retrovi malnovajn koresp-antojn.

K-dino R. Adlivankina, Pl. Svobody, 13, kv. 15, M i n s k, koresp. kĉl., L, PK, PI.

USONO

K-do Friedman Meyet, 1185 Lebanon street, N e w Y o r k C i t y, N. Y. dez. koresp. kun Gek-doj sovetiaj, svedaj, litovanaj k ceteraj ekstereŭropaj. Certe respondos.

Adresŝanĝo: K-do Georgo Gabor (SAT 10 252) New York City anoncas, ke sia 1928 jarlibra adreso ne plu validas. Nuna adreso estas: K-do Georgo Gabor Cafeteria, 350 East 81 st street, N e w Y o r k C i t y (Usono).

Artlaboristoj, atentu!

Voko de l’ “Avangardo”

Kio estas “Avangardo”?

Periodaĵo de samtitola ukrainia artista grupiĝo, kies arta direkto estas konata sub la nomo de “konstruisma dinamismo” aŭ “spiralismo”.

Kion deziras “Avangardo”?

Respeguli vivon, evoluon kaj sukcesojn de artoj kaj de artlaboristoj en ĉiuj branĉoj (literaturo, muziko, pentrado, skulptado, teatro, kino, foto, arto de hejmobjekto — meblaro, vazaro ktp.). Kunlaborigi viglajn avangardajn kulturfortojn el ĉiuj landoj de l’ tutmondo.

Kiel agas “Avangardo”?

Aperigas parton de sia enhavo ne sole en ukraina lingvo, sed kun paralelaj tradukoj en aliajn lingvojn (anglan, francan, germanan) kaj en esperanton. Presigas iufoje verkojn en aŭtora lingvo kun paralela ukraina traduko. Nepre donas resumon siaj kajeroj en iuj el naciaj lingvoj kaj en esperanto.

Kiujn ekzemplojn de tia agado “Avangardo” povas prezenti?

En la ĵus aperinta n-o oni trovas: 1. originalan poezion de K-do E. Mihalski “Lulkanto” presitan en esperanto kun paralela versa traduko de ukraina poeto V. Misik; 2. la “Manifeston de Avangardo”, presitan germanlingve; 3. resumon de enhavo en germana kaj en esperanto.

Kiel “Avangardo” serĉas amikojn kaj kunlaborantojn?

Ĝis nun — modeste per individua korespondo ĝi agis. El 9 landoj peresperante “bombarditaj” tute ne resonis Danio, Norvegio, Portugalio, Turkio; rifuzis pro manko da kulturfortoj la Sudafrika Unio; promesis kunlaboradon Alĝerio, Holando; komencis klopodojn Belgio, Svedio. (Kun Francio, Germanio k. a. ligo estas aranĝita sen helpo de esperanto.) Nun ĝi alvokas per “S-ulo” simpatiantojn el ĉiuj landoj!

Kion sendi al “Avangardo”?

Originalajn belartajn verkojn (prozo, poezio); artikolojn pri arta vivo kaj pri tiu de artlaboristoj; skizojn pri ekzistantaj arttendencoj, iliaj gvidantoj kaj socia fizionomio; bildojn kaj fotojn; kiuj reproduktas artobjektojn (pentraĵojn, skulptaĵojn, spektaklojn ktp.) kaj reprezentas artistojn.

En kiu lingvo oni skribu al “Avangardo”?

En angla, franca, germana, pola, rusa, ukraina, esperanta. Se en iu alia — kun nepra traduko en unu el la cititaj.

Kiel rekompencas “Avangardo”?

Sendante ekzempleron de la revuo al ĉiu aktivulo, kies materialoj estas uzitaj; pagante honorarion da ĉ. 30 dolaroj por 1 presfolio (40 000 tiposignoj).

Kiel ricevi n-on 1 de “Avangardo”?

Sovetianoj sendu 1 rubl. 10 kop. laŭ redakcia adreso (v. sube). Alilanduloj 0,75 dol. aŭ sin turnu al SAT atendu specialan anoncon.

Kunlaborontoj skribu al la redakcio: USSR, Ĥarkov, Avangardo, Puŝkinski vjizd, 6/9.

[REKLAMO p.12] “Sennaciulo” n-oj 170 ĝis 182, ambaŭ inklusive, kaj 191, ĉiuj el 1928, serĉataj. Proponon al Luis Fernández, Luchana 8, B i l b a o (Hispanio).

Gek-doj vizitu Manĉestron!

Ĉiuj alilandaj Gek-doj, kiuj havos okazon, veni Britio, ne preterlasu la okazon, por viziti Manĉestron (Manchester), la internacian centran lokon en speciale interesa parto de Britio. La klasika urbo de l’ kapitalismo! Vigla, solidareca rondo el lab. esp-istoj ĝoje akceptos vin! Skribu al K-do F r a n k E l d e r (por Laborista Esp. Klubo), 114, Duke Street, Stretford Rd., Hulme, M a n c h e s t e r (Britio).

Al ĉiuj SAT-anoj!

Ateista Unio en USSR organizas en Moskvo en estinta monaĥejo kontraŭreligian muzeon. Inter aliaj fakoj en la muzeo estas kreata la fako, dediĉita al agado de eklezioj k sektanaj organizoj ĉiuspecaj en diversaj landoj. Pro tio ni petas vin, esperantistojn proletajn, sendi al ni materialojn por ĉi tiu fako, verkitajn en esperanto.

Ni dezirus ricevi librojn gazetojn k ĵurnalojn alvokojn, flugfoliojn, fotojn, afiŝojn, insignojn, deviz-afiŝojn ktp., ĉu kontraŭreligiajn, liberpensajn, ĉu religiajn, verkitajn en esperanto.

Interŝanĝe ni povas sendi niajn eldonojn: librojn, broŝurojn, gazetojn, ĵurnalojn, afiŝojn ktp.

Kun proleta saluto

Je la nomo de Centra Konsilantaro de Ateista Unio en USSR, M. S c h e i n m a n n.

Nia adreso: Sovetio. M o s k v o, Sretenka 10 “Bezbojnik”.

[REKLAMO p.12] Internacional-stenografio en ĉiuj lingvoj. Gvidilo por Esperanto 1 mk. g. + 10% sendkostoj. Gvidilo en aliaj lingvoj. — Instituto de Internacionalstenografio Duisburg, Friedensstrasse 79, Germ.

ENHAVO:

paĝo
Deklaro de la SAT-Direkcio 309—10
Pri la mezgermania industriregiono 310—11
El Usono 311
Infanlaboro en Ĉinio 311—12
La kooperado en Hindio 312
Oni plenumas manifeston de “10 Jaroj de Oktobro” 312
El Meksikio 312—13
Justeco en Francio 313
El Italio, la paradizo de l’ faŝismo 313
Ruĝa urbeto en blankterora lando 313—14
sen grandaj literoj 314
El la Historio de l’ Socialismo 314
Diskutejo 314
Sennaciula Liberpensula Paĝo 315
Tra Esperantio 316—19
Korespondado, Anoncoj 319—20

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 242, 23-a de majo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 242 — APERAS SEMAJNE — 23. Majo 1929

[BILDO p.1 | 41,4,53,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

Leipzig, la urbo de nia 9-a SAT-Kongreso

Geografio. Historia evoluo

Preskaŭ en la centro de Germanio, inter la kunfluo de tri malgrandaj riveroj Elster, Plajse (germ.: Pleisse) kaj Parthe situas Leipzig (tilia urbo), la kongresa urbo de nia 9-a. Mondfama ĝi estas pro siaj foiroj de komercaj kaj industriaj specimenoj kaj inter la Laboristaro tutmonda pro sia historia signifo kiel elirejo de la socialista movado en Germanio.

Certe la urbo mem ne povas konkurenci kun multaj aliaj de la en- kaj eksterlando koncerne al urbkonstrua aranĝo de l’ stratbildo. Ĝia karaktero pli vere estas tiu de transiro de la mezepoka eksteraĵo al la moderna. Sed tiu fakto estas kondiĉita per la historio de la urbo. Ĝi estas fondaĵo de Sorboj (slava gento), kiuj ĝis komenco de l’ naŭa jarcento surloĝis la ebenan parton de l’ meza Germanio, kie ili okupis sin ĉe la kunfluo de la cititaj riveroj per fiŝkaptado. En la jaro 928 la Sorbaj landoj estis okupataj de la germana reĝo Henriko I. La lando fariĝis germana kolonio, kaj baldaŭ kreskis komercaj interrilatoj inter Germanio kaj ĝia nova provinco. La komuna valo de “Elster” kaj “Plajse” — vasta kaj marĉega — malpermesis norde kaj sude ĉiun transpason. Nur apud la urbo ĝi malvastiĝis kaj tiel allogis ĉiun okcident – orientan interkomunikiĝon. Ankaŭ la malnova najbara urbo Halle transportis siajn produktojn en la novan landon kaj faris novan tre uzitan straton tra Leipzig. Ankaŭ la komercistoj el la sudaj regionoj elektis sian vojon trans Leipzig. Iom post iom kreskis la influo de la urbo. Ĝi ricevis foson kaj remparon kaj tre gravajn komercajn privilegiojn. Tri foiroj venigis ĉiujare multajn vendistojn kaj aĉetantojn el ĉiuj landoj al ĝi. 120 kilometrojn ĉirkaŭ la urbo aliaj foiroj estis malpermesitaj. Alia privilegio ordonis al ĉiu vendisto, kiu proksimiĝis je 120 km., ke ili dum tri tagoj elmetu kaj proponu siajn komercaĵojn al la Leipzig-anoj.

[BILDO p.1 | 24,45,71,81] Foto de la nova urbodomo de Leipzig: granda konstruaĵo kun alta ronda turo kaj pintaj tegmentoj, antaŭe placo kun arboj kaj monumento.

Nova Magistrata Domo de Leipzig (Fotografiisto: H. Walter, Leipzig. Eldonejo: Ratsnachrichtenamt, Magistrata Inform-Oficejo)

Militoj kaj milit-memoraĵoj

Kelkfoje Leipzig estis la loko de gravaj militaj okazaĵoj en la diversaj jarcentoj. Tiel en 1216, kiam regemaj princoj atakis ĝin, por devigi ĝin al obeado. Dum 1618/48 la furioza 30-jara milito verŝis multe da malfeliĉo kaj suferoj sur la urbon. Ĝi estis okupita de amiko kaj malamiko, kaj neniu donacis ion al la timigita, prirabita loĝantaro. Alternis bataloj inter la imperia militestro Tilli kaj svedaj soldataroj sub la gvido de reĝo Gustav-Adolfo kaj poste inter Vallenŝtajn kaj Gustav-Adolfo. En la jaro 1813 okazis de la 16-a ĝis 18-a de oktobro apud Leipzig granda, decida batalo interpopola. Preskaŭ unu miliono da batalantoj militis, prusoj, rusoj, svedoj, aŭstroj kontraŭ francoj kaj malgrandaj okcident-germanaj gentoj. Fine la franca imperiestro Napoleono estis venkata. Multaj monumentoj ankoraŭ nun atestas pri tiu ĉi “glora tempo”; la plej granda el ili estas la monumento de la interpopola batalo, la “ŝton-amaso”, kiel ĝi estas nomata inter la Leipziga loĝantaro. Niaj legantoj certe konsentas, se mi opinias nenecese, dediĉi pli da atento al tiuj ĉi naciaj “sanktaĵoj”.

Famuloj en Leipzig. La laborista movado

Pli citinda estas, ke multaj grandaj viroj, kiel la poeto Gellert, la psikologo Wundt, Lajbnic (germ.: Leibnitz)

— paĝo 2 —

322 — SENNACIULO

— ankaŭ pioniro de artefarita mondlingvo — Lessing, Göte (Goethe), Ŝiler (Schiller) k. a., pasigis parton de sia vivo en Leipzig. Kiam en la dua duono de la pasinta jarcento, sekve de la transiro de metiista produktado al kapitalista industrio la laboristaro konsciiĝis pri sia mizero kaj sub la standardo de la Socialismo kontraŭbatalis la reakciularon, Leipzig ankaŭ estis la lulilo de tiu ĉi movado. Karlo Marks, Lasal (Lassalle), Vilhelmo Libkneĥt (Liebknecht), Aŭgusto Bebel, Francisko Mehring, Roza Luksemburg kaj Karlo Libkneĥt, jen estas la plej konataj nomoj el la sentima kunularo. Sed ne sendorna estis la vojo de tiuj ĉi bravuloj. Premis ilin la teroro de l’ klaskontraŭuloj, ekonomia bojkoto devigis ilin forlasi la urbon, kaj dum la tempo de la “socialista leĝo”¹ 164 kuraĝaj pioniroj de la Socialismo estis perforte pelataj el la urbo. Tiel ekzemple eĉ je la “sankta vespero” de 1886 ĉe brilo de la “kristnaska arbo” kelkaj estis forpelataj de siaj familioj. Dum la jaroj, kiuj staris sub la premo de tiu ĉi esceptleĝo, socialistoj estis kondamnataj al pli ol 1000 jaroj da pundomo. Sed nenio rompis la obstinon de la amasoj kaj nuntempe la laboristaj partioj posedas la plimulton en la urba parlamento. Tre forta estas ankaŭ la sindikata movado. Je la 1. marto ĉi-jare estis organizataj 92 432 viroj kaj 25 136 virinoj, do sume 177 568 gelaboristoj. El ili estis senlaboraj 20 155 viroj kaj 3351 virinoj, t. e. 17,1%. Dum tiu ĉi monato pagis 20 el la ekzistantaj 34 sindikatoj subvencion al malsanuloj kaj senlaboruloj je sumo de 122 356,17 mk. g. Plej klaran bildon pri la politika situacio prezentas al ni la rezulto de la baloto por la saksa (landa) parlamento, okazinta ĵus je la 12-a de majo (lastsemajne):

Rezultoj de la baloto por la saksa landa parlamento en la urbo Leipzig

1929 1926 1922
Socialdemokratoj 142 009 114 762 140 522
German-naciistoj 26 774 30 904 52 139
Popolpartio 81 570 63 256 101 445
Ekonomia partio 25 982 13 061 —
Komunistoj 63 025 64 368 46 095
Demokratoj 19 728 18 414 29 610
Komunista opozicio 4 497 — —
Popolrajt-partio 17 781 21 577 —
Malnovaj socialistoj 4 301 14 766 —
Naciaj socialistoj (faŝistoj) 13 206 3 541 —
Centrumo (katolikoj) 3 007 2 738 2 961
Saksa kamparanaro 430 — —

Laŭ tiuj rezultoj la socialdemokratoj malgajnis proporcie en komparo al la lastaj balotoj por la regna parlamento en majo 1928 kaj nur atingis 92% de la tiamaj voĉoj. La komunistoj eĉ nur atingis ĉi-foje 90%, kio estas kaŭzita pro interna krizo en la partio, kies opozicio ne sukcesis kolekti por sia propra listo la necesajn voĉojn, por okupi sidlokon en la parlamento. Krome ĉi tiu nombro pro pli forta ĝenerala partopreno altiĝis de 25 500 al 28 137, kio estas konsiderinda, por formi al si klaran bildon pri la nuna stato.

La tutrezulto por Saksio aspektas jene:

Partioj 1929 Voĉoj 1929 Mandatoj 1926 Voĉoj 1926 Mandatoj
Socialdemokratoj 922 118 33 758 142 31
German-naciistoj 218 336 8 341 056 14
Popolpartio 363 417 13 292 079 12
Ekonomia partio 304 353 11 237 462 10
Komunistoj 345 817 12 342 102 14
Demokratoj 115 097 4 111 311 5
Komunista opozicio 22 594 — — —
Popolrajt-partio 70 092 3 98 258 4
Malnovaj socialistoj 39 625 2 98 026 4
Naciaj socialist. (faŝist.) 133 787 5 48 018 2
Centrumo (katolikoj) 25 440 — 24 059 —
Saksa kamparanaro 140 522 5 — —

Niaj legantoj facile mem povas kompari la ŝanĝojn. Klarige nur estu aldonate, ke kiel proletaraj partioj nur estas konsidereblaj: socialdemokratoj, komunistoj, komunista opozicio kaj iagrade ankaŭ (laŭ la elektintaro), la malnovaj socialistoj. Tiel al 1 290 000 proletaj voĉoj kontraŭstaras 1 410 000 burĝaj voĉoj, sekve ekzistas burĝa plimulto de 120 000 erarigitaj duon-proletoj. Regos estonte en la “ruĝa Saksio” la nigrablua burĝularo. Sed venos nia tago — spite ĉio!

Jen konciza skizo pri la urbo de nia 9-a, kiu tamen ne povas anstataŭi viziton de la kongreso mem. Do preparu vin, Gek-doj, por partopreni ĝin!

¹ Leĝo kontraŭsocialisma de Bismark.

DEKLARO DE LA SAT-DIREKCIO

(Daŭrigo)

En la antaŭa n-o ni citis el la gvidrezolucioj de la I-a kaj III-a Kongresoj; se ni ne domaĝus la spacon, ni povus fari similsencajn citojn el la rezolucioj de la aliaj kongresoj. Ni kontentiĝos per jeno el la lasta Kongreso en Göteborg:

“4. La Kongreso protestas kontraŭ la famaĉo, ke SAT havas celojn politikajn. Rilate al la politika agado de siaj membroj SAT akceptas neniun respondecon, tial ke tia agado okazas ekster la kadro de la Asocio. SAT havas ĉefe klerigajn kaj kulturajn celojn.“

Per tio, kion ni citis, ĉiu lojala persono devas nepre konfesi, ke, kun la konsento de la tuta SAT-anaro, ni daŭrigas gvidadi la organizon laŭ la sama spirito, laŭ la samaj principoj, kiel ĉe la komenco. Sekve, la riproĉo, kiun oni direktas al ni pri “reviziado”, estas simpla kalumnio… Ĉar oni tiom kriadas pri “reviziado”, tio kredeble estas signo, ke reviziemuloj troviĝas ie. Ni ne bezonas longe esplori por ektrovi, ke ĝuste K-doj Drezen, Modenov, Breslaŭ kaj Jodko jam delonge estas mem atakataj de la emo reviziadi nian bone prosperantan SAT-entreprenon. Pruvon pri tiu nia aserto ni ĉerpos el dokumento, kiun bone konas la malnovaj SAT-anoj, kaj kiu estis eldonita kaj disdonita antaŭ la Kasela Kongreso. En tiu dokumento, kiu portas la subskribon de la supre menciitaj K-doj (krom K-do Javoronkov), oni povas interalie legi jenon:

“Ni proponas:

“1. Dum la proksima kongreso de SAT — proklami aliĝon de SAT al Komintern, kaj peti la E. K. de K. I. pri laŭkonforma akcepto — — — —

“2. La titolo de SAT povas resti la sama, aŭ konforme modifita. Se E. K. de K. I. ne faros specialan pri tio decidon — — —

“3. Pri la strukturo kaj organizo de SAT — ĝi restu la sama, nur forlasante la nenaturan laŭsektoran dividon kaj anstataŭigante ĝin per pli konforma divido laŭŝtata aŭ laŭlanda — — — —”

En alia dokumento samepoka, kiu ne portas subskribojn, sed al kies redakto tre certe ne estas fremdaj la ĉi supre menciitaj K-doj, ĉar eldonis ĝin Centra Komitato de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo, oni povas legi jenon:

“— — — — SEU kondamnas (la) ekskluzive per-esperantecan karakteron de la agado de SAT — — — — SEU ankaŭ kondamnas idealismajn principojn, kiuj estas ligitaj kun la ideo de sennaciismo. — — — Idealisma flanko de SAT forpuŝas de si ĉiujn komunistojn-marksanojn, kiuj ne povas ne vidi ĝian naivecon — — —”

Ni rezignos citi aliajn frazojn, kiuj estas tro drastaj por kelkaj tendencoj el la laborista movado.

Estus cetere preferinde lasi en polvaj paperujoj tiajn dokumentojn. Sed estas necese, ke la SAT-anaro ekkonsciu, ke se ni sukcesis ĝis nun gardi la unuecon en SAT, estas ne dank’ sed malgraŭ la penoj de K-doj, kiuj hodiaŭ kulpigas nin pri reviziado kaj ŝajnigas sin kiel gardantojn de la unueco. Oni ja komparu la ĉi-suprajn citojn kun tio, kion diras en “S-ulo” de 3. januaro 1929 K-doj Drezen, Modenov, Javoronkov, Breslaŭ kaj Jodko:

“Restu ĉe SAT-anoj sennaciismo kiel plej bona formo de internaciismo, restu ĉe ili la celado kontraŭ imperialismo kaj koloniaj militoj, restu celado por egalrajto de virinoj, — restu eĉ la unueca fronto, kiun malgraŭ ĉiuj artifikaĵoj de Direkciaj rimarkoj ni ĝis nun sukcesis sur bazo de nia statuto kaj de niaj klasceloj bone realigi.”

Kie troviĝas la “artifikaĵoj”? Ĉu ĉe la Direkcio, kiu ĉiam penadis kun granda streĉo ebligi al ĉiuj anoj de la diversaj klasbatalaj organizoj, ke ili harmonie kunlaboru en SAT, aŭ ĉu ĉe la K-doj, kiuj celis, ke SAT aliĝu al iu politika Internacio, ke ĝi aliigu sian strukturon, ke ĝi ŝanĝu tute siajn gvidprincipojn?

La respondo al tiuj demandoj ne povas esti duba: la reviziemuloj ne troviĝas inter la Direkcianoj; la artifikuzantoj estas ĝuste K-doj Drezen kaj Ko, kiuj kulpigas aliajn pri reviziado, dum ilia ĉiama agado en SAT estis revizia.

Kaj se kelkiuj opinius, ke la dekomencaj reviziemuloj perdis sian reviziemon, ni trovos tute freŝan pruvon en plej

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 323

lastdata ruslingva libreto de K-do Drezen (“Fundamentoj de la lingvoscienco, teorio kaj historio de internacia lingvo”, 1929). En la tria parto, pĝ. 13, oni povas legi: “En 1921 j., dum la XIII-a tutmonda Kongreso Esperantista en Praha 200 delegitoj de laboristaj organizoj fondis Internacian Laboristan Unuiĝon de Unueca Fronto.” (?!!)¹. La fakto, ke K-do Drezen eraras pri la nombro de delegitoj (estis 46 K-doj) ne estas esence tre grava; ĝi nur montras, ke li ne estas tre skrupula kaj ne tre zorge traesploras dokumentojn; sed ke li tiel senĝene revizias la titolon de nia Asocio, sendube montras, ke li esperas baldaŭ atingi tiun ŝanĝon de titolo. Ni ja bone scias, ke la nomo de SAT tute ne plaĉas al li!… Sed tiu fakto plej evidente montras K-don Drezen kiel ĉefrevizianton.

Kial ne sin montris plenlume ĝis nun la reviziemo de K-doj Drezen kaj Ko? Tial ke inter la komunistaj membroj de SAT mem troviĝas plimulto da sinceraj kaj klarvidaj K-doj, kiuj bone komprenis, ke tia reviziado povus esti nur malutila al la komunismo kaj al Sovetio mem. La komunistoj ĉiam havis — kaj havas — en SAT la eblon labori por siaj apartaj celoj; ili havas la eblon defendi je teoria vidpunkto siajn gvidprincipojn; ili povas utiligi — kaj gratulinde utiligas! — la SAT-aparaton por interligi laboristajn amasojn el Sovetio kun tiuj el la tuta mondo. Kion do ili povus racie postuli pli? Nenion! Sekve ni absolute ne povas kompreni la sintenon de K-doj Drezen kaj Ko. Almenaŭ ne povas esti dubo, ke ilia agado ne celas la bonon de la laborista esperanta movado, nek la verajn interesojn de Sovetio. Ni havas la profundan konvinkon, ke per nia ĝisnuna gvidmaniero ni pli utilis al la enkonduko de esp-o en komunistaj rondoj ol per la taktiko, kiun rekomendis kaj provis apliki en la pasinta tempo K-do Drezen kaj liaj sekvantoj. Ĉiuj, kiuj konas iomete la historion de la postmilita esperanta laborista movado, tiuj havas plenan konvinkon pri tio.

Ni cetere povus citi faktojn, se necesus.

* * *

Nia gvidado de SAT kondukis ĝin al sukceso, al prospero tial ke ĝi baziĝas sur sanaj principoj de superpartieco, de intertendenca kunlaborado en plenumo de proletaj kulturtaskoj; tian gvidadon ni volas daŭrigi laŭ la sama ĝisnuna vojo. Ni volas agi lojale kaj honeste antaŭ la anarkistoj, la komunistoj, la socialistoj, kaj la granda nombro da senpartiuloj, kiuj troviĝas en SAT kaj kiuj akceptas la starpunkton de la klasbatalo. Tiu taktiko estas la sole ĝusta kaj kondiĉas la prosperon de esp-o en laboristaj rondoj tutmondaj.

Nur kiam en ĉiuj landoj la partioj mem, la sindikatoj mem propagandos kaj aplikos esp-on kaj posedos grandan aron da tre spertaj esperantistoj, nur tiam nia taktiko fariĝos kaduka. Dume ĉiu alia estus simple pereiga.

Ni parolis klare kaj nete. Ĉiu SAT-ano povas nun juĝi, kie troviĝas la reviziemuloj. Se ĉi tiuj lastaj sukcesus per trompa tendenca informado pri SAT ĉe respondecaj instancoj okazigi skismon en nia movado, ili portu antaŭ la Historio plenan respondecon pro tiu krimo kontraŭ la veraj interesoj de l’ Proletaro!

Dume ni ĉesigu la disputon kaj dediĉu niajn fortojn ununure al pozitiva, praktika laboro.

Direkcio de SAT.

¹ Paroli pri “Unueca Fronto” en SAT, tio signifas, 1. aŭ ke K-do Drezen ne komprenas ĝuste la signifon de la vortoj, kiujn li uzas, 2. aŭ ke li celas konscie konduki en nian Asocion unu el la disputpunktoj, kiuj disigas la nuntempan laboristan movadon.

a) Laŭ la historia signifo de l’ vorto SAT povus fari unuecan fronton nur kun U. E. A. aŭ T. L. E. S. Tio estus granda reviziado!

b) La agitvorto “Unueca Fronto” estas lanĉita (ĵetita) de la III-a Internacio. En la komunistaj partioj mem okazis — k ankoraŭ okazas — akraj disputoj pri ĝia aplikado. Povas eĉ okazi, ke, post kelkaj jaroj, tiu agitvorto estos tute kaduka en komunistaj rondoj mem. Aliparte la II-a Internacio malkonsentas al la proponoj pri “unueca fronto”, kiujn — prave aŭ malprave — ĝi konsideras kiel artifikon por krei disigon en siaj vicoj. Sekve, estas tute malprudente proponi al SAT tian politikan agitvorton.

Nia Asocio estas k restu unueca, senpartieca organizo el elementoj akceptantaj la starpunkton pri klasbatalo.

P. S. — Ni posedas abundan materialon por la rubriko “Diskutejo”, rilatan al la programafero. Ni ankaŭ ricevis abunde leterojn de abonantoj, kiuj plendas pro tio, ke ni misuzis la paĝojn de “S-ulo” por polemikaĵoj, kelkfoje tre ofendaj, kiuj tute ne interesas la grandegan plimulton el la legantoj. Pro tiaj plendoj kaj ĉefe pro tio, ke la manuskriptoj, kiujn ni posedas, ne aldonas ion novan, ni decidis en nia kunsido de la 16. 4. 1929 ĉesigi tiun diskuton. Escepton ni tamen faru por niaj Bulgaraj K-doj, kiuj insiste argumentas, ke neniu el la blankaj [?] landoj partoprenis la debaton. Tiuj niaj K-doj estas reviziemaj, sed ili almenaŭ ne kaŝas sian revizi-deziron.

Direkcio.

* * *

“— — — Ĉu la nuna tempo de bataloj ne montris klarege al ĉiuj, ke inter politika, sindikata kaj kultura vivo ne eblas streki klaran akran linion, kiom oni ne deziru. Kaj se ekzistas iuj, dezirantaj puran “kemie” organizon de politikopartieco, ili iru al “neŭtraluloj”, iru al diablo, iregu! Kuregu! “Bonan vojon” ni diru.

“Kiaj barbaroj!” eble diros iu. “Ili ja ne vidas, ke multiuj forlasos SAT-on.” Ni kiel barbaroj respondos — Jes ni vidas, scias tion. Pli bone ili nun forkuru ol morgaŭ. Ja mem Lanti konfesas: “Sed venos sendube la tempo, kiam la sennaciistoj difinos tute precize sian vidpunkton rilate al socipolitikaj demandoj.” (El Rim. 14-a, Protokolaro.) Kaj ĉu ne venis jam la tempo rilate al, ekzemple, imperialismo (el Rim. 10-a “se oni difinos al nia asocio kiel taskon batali kontraŭ la imperialismo, oni samtempe liveros al niaj kom. K-doj la rajton batali kontraŭ la socialistaj K-doj”)? Ankaŭ pri faŝismo, naciaj bataloj (kondiĉe ke ni ilin subtenos por ilin fini kiel proletan revolucion). Ni ne donas iom da atento al la privirina rimarko (Rim. 12-a); tiom ĉagrena, ofenda, dum en Progr.-projekto ekzistas nur unu ne “klara” frazo.

Sed denove “Bonan vojon” al eksiĝemuloj. Eĉ se ili estas “konsciaj”, “konsekvencaj” socialistoj, komunistoj, anarkistoj. Restu nur laboremaj proletoj, revoluciemuloj. Aŭ vi plendos, ploros, se diemaj “kom-istoj” el Sovetio pro nia laŭprograma ateista agado eksiĝos. Nu, iru ili al sia diabl…., pardonu, al dio sia. Aŭ pro kontraŭfaŝista, kontraŭimperialista nia agado eksiĝos la socialistoj. Sed ĉu tio estus “konscia”, “konsekvenca” proleto?

Ekzemple: la nuna senprogrameco permesas al bulgaraj soc. demokratoj SAT-aniĝi — ja ili ankaŭ estas por proleta liberiĝo (kio ne malhelpis al ili ĉeesti ĉiam en burĝaj konspiroj kaj ribeloj; jam ili mem konfesis tion en la juĝejo). Kaj ĉu vi scias — tiam la nunaj SAT-anoj en B., se ili ne sukcesos eksigi ilin (la soc. dem.), ili mem eksiĝos: ni ne deziras havi ion komunan kun ili, ĉar ili neniam helpos al proleta liberiĝo.

Kaj jen al tiuj “proletoj” konsciaj (?) kaj konsekvencaj (?) ni deziras uzi la “ordonojn” de estonta programo por montri al ili la pordon de SAT-anio, por eliri. Bazante nin sur sama programo ni propagandu, pro kio devas proletaro esperantistiĝi, kaj ni montru al ĝi la vastege malfermitan pordon, tra kiu ĝi eniru SAT-on. Finante ni trumpetas: Vivu la proletaj ĉiutagaj bataloj! Vivu SAT por servi al ili!

En la nomo de ××× SAT-anoj (Bulgario).

[BILDO p.3 | 36,74,52,89] Emblemo de «La Nova Epoko»: kvinpinta stelo kun la litero E, antaŭ dentrado kaj fabrikaj kamentuboj.

[REKLAMO p.3] Pagante la tre ege malaltan abonmonon por la nuntempe sola esperantista mondrevuo literatura, scienc-teknika, eduka LA NOVA EPOKO vi certigas al vi ĉiumonate 32-paĝan kajeron kun valora, interesa legaĵo, kiu kontentigos vin. La maja n-o ĵus aperis! — Unuopa kajero estas havebla kontraŭ pago de 0,35 mk. g. ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O 27 (Germanio) — ☞ Petu katalogon! ☜

— paĝo 4 —

324 — SENNACIULO

Fiŝkaptista movado en Kanado

Trifoje la Pacifikaj fiŝkaptistoj de Kanado provis organiziĝi por sia defendo. Ĉiufoje ili sukcesis varbi nur kelkcentojn da membroj, kaj post malmultaj jaroj la organizo formortis. Ĉefkaŭzo por organizaj malsukcesoj estis la senkondiĉa dependo de “majstroj”, kiuj ĉikanis la kaptistojn per boato, reto, manĝaĵo kaj aliaj rimedoj, ofte ankaŭ per kapt-malpermeso. Laŭleĝe ĉiu civitano — ĉu kapabla aŭ ne por tiu [?] metio — povas havi la permeson kapti. Sed se la nomo de aspiranto ne aperis en listo, sendita al ŝtatoficisto de Konservejo-Kompanio, oficisto klarigis al li, ke ne utilas havi la permeson, kiam mankas perado por kaptado. Tiu civitana rajto malkaŝiĝis do kiel vestaĵo sur nuda kapitalisma devigo.

Dua, same grava kaŭzo estis (kaj estas) la internacieco de l’ kaptistoj. Ĉar ĉiu civitano havas rajton por kaptado, do la kaptistoj konsistas el ĉiuspecaj blankhaŭtuloj — ĉefe el skotoj, skandinavoj kaj finnoj — kaj indianoj, japanoj kaj kelkaj negroj.

Oni diru, kion oni volas, pri frateco kaj internaciismo; sed la fiŝkaptistoj fariĝis pro tio, ke ili izole, ĉiam por “sia propra bono” laboras, tiel dubemaj, ĵaluzaj kaj malkonfidemaj, ke ofte ili ŝajne tre proksimiĝas al spirit-malsanuloj. Ili ĉiam skeptikas kaj observas sian plej proksiman najbaron malkonfide. La sama stato ekzistas ankaŭ ĉe ĉiuj naciaj grupoj, en ĉiuj lokoj, kaj ĉe ĉiuj variaj kapt-metodoj senescepte.

Dum pasintaj jaroj okazis kelkaj strikoj, sed ĉiam ĉeestis la sento de dubemo kaj malkonfidemo, disdividiĝo, apartiĝo kaj “memstaremo”. Samokaze iu grupo tute perdis sian “toleremon”, altigis la velojn kaj eliris, dum aliaj ne estis tro certaj. Nura konsolo estis la espero, ke striko baldaŭ finiĝos.

Tre viva bildo prezentiĝis en pasinta jaro. La organizo konsistis el pli da anoj ol antaŭe, sed la prezo po fiŝo estis malaltigita de $ 0,52 ĝis 0,50 — simple per skribita anonco de l’ kompanioj, kvankam en ĉiuj naciaj grupoj ekregis forta malkonsento. Tamen parolante al ili pri tio, ili tuj silentis, kvazaŭ diroj pri tio estus por ili plej danĝeraj. Kaj ofte, kiam alinaciano ĉesigis sian interparolon, iu el la grupo demandis per sia nacia lingvo: “Ĉu li estas “grupano”, spiono aŭ simpla ofic-serĉanto?”

Depost kelkaj jaroj la plimulto da kaptistoj posedas sian boaton, kelkaj ankaŭ aliajn ilojn. Sed en lastaj jaroj la kaptado tiom malsukcesis, ke preskaŭ ĉiuj perdis pro eluzo siajn retojn. Ili devas esti renovigataj ĉiun duan jaron kaj tio kostas $ 250—320. Krom tio multaj ŝuldas al la kompanioj por diversspecaj ricevoj, sed precipe, ĉar la kompanio garantiis krediton por ili ĉe la boatkonstruisto aŭ maŝinfabriko. Tiuj kreditoj pro malsukcesaj sezonoj devis esti pagataj de l’ kompanioj.

Dum tiaj por laborularo malfacilaj tempoj jam ofte okazis, ke ili estis devigitaj sin organizi ankaŭ en kooperativoj. En lasta julio la fiŝkaptistoj en la centra zono havis sian unuan kooperativan kunvenon, kaj nun ĝi estas leĝa afero. Kvankam la tuta kaptistaro troviĝas en mizero — ofte mankas eĉ ordinaraj manĝaĵoj, kaj ilia eksteraĵo senkaŝe parolas pri malriĉo — tamen la troa premego devigis kelkiujn viglajn iel trovi monon por akiri akciojn. Sed tio ne sufiĉas, kaj pro manko da kapitalo ni ne povas komenci konstruadon.

La tuta entrepreno eble kostas $ 40000. Ĝis nun estas rifuzitaj ĉiuj proponoj faritaj de diversaj financistoj por procente pruntedoni la kapitalon; kredeble ĉe la fino de la venonta sezono oni povos elvendi sufiĉe da akcioj.

Pere de niaj du organizoj (kooperativo kaj meti-unuiĝo) nia batalo por salajra plialtiĝo, kontraŭ unuigitaj majstroj pli efikas. La kooperativo, donante ekonomian subtenon en formo de ilaro kaj kreditoj, ankaŭ per aĉetado de fiŝoj, pliigas proporcie je la rezultoj kuraĝon, agemon kaj membrokvanton en la meti-unuiĝo. Nun ni ja povas paroli pri notinda efiko de ambaŭ organizoj kune, ĉar ni posedas skribe faritan interkonsenton inter niaj organizoj kaj kapitalistaj entreprenistoj, ke la minimuma prezo po fiŝo en venonta sezono estu $ 0,60. Ni prenu iom, dum ni preparu nin por preni ĉiom.

10 044, Sointula (Kanado).

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

La situacio de l’ intelektuloj en Japanio

Laŭ freŝdata statistiko troviĝas inter la manlaboristoj 13% da diplomitaj universitataj lernantoj, studentoj de altlernejoj aŭ duagradaj lernejoj. La eksterordinara disvolviĝo de Japanio dum la jaroj 1916/18 plenigis la universitatojn per junuloj avidaj je scio kaj je profitaj oficoj. La ekonomia krizo ĵetis ilin sur la pavimon. Ne troigante oni povas aserti, ke la situacio de l’ intelektuloj en Japanio estas maltrankviliga. Publikigisto skribas, ke nur unu el cento da junaj kandidatoj sukcesas trovi okupon. La meza salajro komence ne superas tridek jen-ojn (ĉ. 15 dol.), kio estas la prezo por mezgrada pensiono (ĉambro kaj nutrado por studentoj) en Tokio. La intelektuloj havas salajrojn ofte je duono malsuperajn al tiuj de l’ fabrikaj laboristoj. Multaj studentoj fariĝas aŭtomobilkondukistoj. Granda nombro da tiuj ĉi intelektuloj interesiĝas pri la laborista kaj kamparana movado kaj ĝin partoprenas. Almenaŭ ili estas partianoj de la moderaj radikaluloj gvidataj de l’ profesoro Abe, sed parto inter ili estas nete komunistoj, kiuj kaŝas siajn verajn politikajn konvinkojn pro timo al la policanoj kaj komisiitaj per la “ĉasado al danĝeraj ideoj”.

Laŭ la burĝa gazeto “Le Temps” (La Tempo).

Laŭ pastra konsilo…

En vilaĝo (“kiŝlako”) “Ĉuan-Toba” apud Samarkand sesjara knabino havis blankajn makulojn sur vizaĝo. La patro de tiu knabino turnis sin al loka pastro (“iŝan”) pro konsilo. Ĉi tiu diris, ke la knabino malsanas je lepro. (Sed fakte ŝia malsano estis ne-infekta, tre disvastigita en Mez-Azio malsano nomata “pes”.) La pastro instrukciis, ke oni izolu la knabinon en brutstalo. La patro konsentis plenumi tiun ordonon, ĉar li estas religiema kaj malklera mezazia vilaĝano. Post sep jaroj la sama malsano kaptis fratinon, kiun la patro same ŝlosis en brutstalon.

De tiu tempo ambaŭ fratinoj troviĝis senelire en stalo kaj ricevis manĝaĵon per longa stango tra eta truo en la muro. Tiel loĝis la pli aĝa knabino dudek-unu jarojn, la pli juna dek-kvar jarojn…

S. Isajev, Ivanovo-Voznesensk.

[REKLAMO p.4] Gek-doj! Legantoj de “S-ulo!” Ni ankoraŭ ne estas varbintaj la 4000-an abonanton! Restas nur iom pli ol du monatoj por atingi nian celon ĝis la 9-a SAT-Kongreso en Leipzig!… Tial, Gek-doj, varbu vi ĉiuj, varbadu!

Faktoj pri Britaj Laboristinoj

La 30-an de majo okazos tra tuta Grand-Britio la parlamenta elektado, kiam, pro nova voĉdona leĝo, ĉiu 21-jara virino rajtos unuafoje voĉdoni. Pro tio la diversaj politikaj partioj nuntempe klopodas influi, kaj ofte trompi, la junulinojn por gajni la plejmulton da voĉdonoj.

La laboristinoj havas kelkajn fortajn subtenantinojn en la nuna parlamento, kiuj, okaze de reelektiĝo, daŭrigos la batalon por plibonigo de laboristinaj laborkondiĉoj. La Unuiĝo de oficistinoj jam preparis jenajn leĝ-proponojn por legado en la nova parlamento:

  1. Rilate al higienaj kondiĉoj en oficejoj, — sufiĉe da spaco, aero, lumo kaj pureco estas provizendaj. 2. Garantio de konstanta laboro al tielnomataj “portempaj oficistinoj” post sep jaroj en registara servo. 3. Sufiĉe da tempo antaŭ maldungo por trovi alian oficon kaj monsubvencion al registaraj oficistinoj maldungitaj pro kaŭzoj ekster ilia kontrolo. 4. La forigo de ofic-peristoj, kiuj havigas al senlaboraj oficistinoj laboron kaj pro siaj servoj postulas grandan monsumon kiel pagon.

Pro la nova voĉdona leĝo kelkaj milionoj da pliaj virinoj rajtos voĉdoni ĉe la venonta elekto; de tiuj ĉi ekstraj voĉdonoj tre multe dependas la sorto de la diversaj kandidatoj parlamentaj. Espereble la junaj laboristinoj estos sufiĉe viglaj por ne subteni reprezentantojn de tiu klaso, kiu ĉiutage ekspluatas ilin.

SAT-anino 11 576 (Londono).

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 325

[BILDO p.5 | 7,7,35,18] Karikaturo: du lokomotivoj kurantaj unu apud la alia; sur unu estas la surskribo «SOCIALISMO», sur la alia «KAPITALISMO».

Plej prospera kapitalisma mastrumado en Ameriko donis kreskon de 8,7%; dum sama tempo en Sovetio kresko estis 20%. Jen estas faktoj sen komentoj!

Stefan (3409), Ivanovo-Voznesensk.

★

Nova organizmaniero

Antaŭ precize unu jaro, en n-o 190 de 24. majo 1928, aperis en “S-ulo” artikolo “Instrua okazaĵo”, kiu elmontris la malforton de l’ laboristaro, kiu kuŝas en tio, ke ĝi ne estas organizita en skalo tutmonda. Temis tiutempe pri strikoj en “General Motors”, la fama usona aŭtomobiltrusto, kiu instalis fabrikojn en multaj eŭropaj landoj kaj tie provis, parte sukcese, apliki usonajn labor- kaj kontraŭstrik-metodojn. En la komento estis dirite, ke la kapitalistoj ignoras la naciojn, kaj ke tial ankaŭ la laboristoj de unu sama trusto nepre devas organiziĝi sennaciece kaj unuiĝi tutmonde por povi venke batali.

Tiu ĉi artikolo estis represata en diversaj nacilingvaj gazetoj, kaj aperis je la 15. aprilo ĉi-jare ankaŭ en la komunista “Arbeiter-Zeitung” de Frankfurt kun la laŭvorta represo de la komentoj. Krome la redakcio aldonis jenan sian propran komenton:

“La konsiloj de la K-doj esperantistoj trovis, kiel oni scias, konkretan resonon en la ‘General Motors’-fabriko Borsigvalde. Tie estas — pri kio ni insiste memorigas — je la 5. aprilo (kiel ni siatempe sciigis) elektita revoluciema fabrik-konsilantaro kun 742 liber-sindikatanaj kontraŭ 97 faŝistaj voĉoj. La laborista konsilantaro de ‘General Motors’-Borsigvalde konsistas el 10 opoziciaj laboristoj kaj 1 faŝisto. La novelektita ruĝa fabrikkonsilantaro turnos sin en alvoko al ĉiuj General Motors’-fabrikoj en Eŭropo kaj Ameriko kun la invito formi internacian revolucian batal-interligon de la laboristaroj de tiu ĉi usona aŭto-trusto…”

Kiel oni konstatas laŭ tio, batalrimedoj de ni proponitaj en “S-ulo” trovas jam praktikan aplikon. Sekve tiu vidpunkto ne povas esti tiom utopia kaj sensenca, kiel volas kredigi al la legantoj de “S-ulo” la akraj kritikantoj de K-do Lanti, kiu en sia broŝuro “La Lab. Esperantismo” sur pĝ. 28 prezentas ĝuste tiun batalmetodon kiel plej efikan kaj trafan…

N. B.

Kie formalaperas malsameco de lingvoj, tie la naciecaj malsamecoj tendencas ankaŭ formalaperi.

A. Meje (france: Meillet).

Internaciistaj pensoj

“La Internaciismo ne estas la humiligo, nek la pereigo de la patrio … Oni ne ĉesas esti patrioto, ekmarŝante sur la internaciisma vojo, kiu nepre kondiĉas la plenan disvolviĝon de l’ homaro … Male, la internaciistoj povas diri, ke ili solaj estas patriotoj, ĉar ili solaj havas komprenon pri la pligrandiĝintaj kondiĉoj, en kiuj povas k devas esti garantiataj la estonto k grando de la patrio, de ĉiuj patrioj, kiuj, anstataŭ esti antagonistaj, fariĝos solidaraj.”

Julio Ged (france: Guesde).

El manifesto publikigita la 23-an de januaro 1893 de la Franca Laborista Partio. Estas interese rimarkigi, ke J. Ged estis konsiderata kiel reprezentanto en Francio de la marksisma skolo.

“Se iam temos pri milito, kies dependas la ekzisto de Germanio, ni ankaŭ batalos ĝis la lasta viro por defendi nian patrion, nian teron. Ĉiam k en ĉiu epoko ni batalos ĝis la lasta spiro kontraŭ ĉian provon forŝiri de Germanio la malplej etan parcelon da tero.”

Bebel en sia parolado ĉe la Reichstag, la 7-an de marto 1904.

“Ĝi (La Labour Party, la Laborista Partio, aŭ Labor-Partio) restos fidela je la principo de la naciecoj, k, ĉar la politikaj landlimoj neniam povos marki kun absoluta precizo la dividon inter iu raso, iu nacio k alia, ĝi neniam ĉesos memorigi al la ŝtatoj, ke ili havas la devon trakti milde la malplimultojn, tiele, ke politika stato de ĉi tiuj lastaj plene kontentigu ilin.”

Ramze Mkdonald (angle: Ramsey Macdonald), dec. 1928.

Kolektis k tradukis Herezulo.

Mi estos danka al la K-doj, kiuj bonvolos havigi al mi similajn eldirojn de aliaj aŭtoritataj gvidantoj el ĉiuj landoj. Oni bonvolu adresi tian materialon al la Redaktejo de “S-ulo”.

KIO ESTAS “AEROARKTIK”?

Malmultaj Gek-doj scias ion pri nova internacia asocio, nomata “Aeroarktik”. Tial mi volas en kelkaj linioj iom rakonti pri ĝi.

“Aeroarktik” estas mallongigita nomo de Internacia Asocio por esplorado de Arktiko per aerŝipoj. Tiu asocio estis fondata antaŭ kelkaj jaroj kaj nun havas

[BILDO p.5 | 34,55,63,75] Mapo de la arkta regiono ĉirkaŭ la Norda Poluso, kun la nomoj: Pacifika Oceano, Beringa Maro, Alaŝko, Kanado, Nordpolusa Oceano (Arktiko), Gronlando, Nord-Atlanta Oceano, Eŭropo.

ĉ. 260 anojn el pli ol 20 landoj. La prezidanto de l’ asocio estas prof. F. Nansen, fama norvega arkt-esploristo kaj ĝenerala sekretario estas Bruns, sperta ŝipestro de germana aerŝiparo. Kion konkrete celas “Aeroarktik”?

En nuna epoko unu el la plej gravaj problemoj estas antaŭdiro de vetero, ĉar de vetero dependas termastrumado, aerflugado ktp. La tuta plej kultura parto de la tero situas proksime al arkta regiono, kie ekzistas grandegaj cirkuladoj de atmosfero. Ĉi tiuj cirkuladoj influas la veteron en supre nomita parto de la tero. Se ni bone scius atmosfercirkuladojn en Arktiko kaj krom tio dependon de vetero en niaj landoj de l’ vetero en Arktiko, ni povus senerare antaŭdiri la veteron. “Aeroarktik” celas organizi meteorologiajn staciojn en arktaj regionoj (sur multenombraj insuloj de Arkta maro kaj sur ĝiaj glacioj). La stacioj povas esti organizataj, se ni trovos bonan ilon por rilatigi ilin kun kultura mondo. Tian ilon ni nun havas: ĝi estas granda aerŝipo de Zeppelin (L. Z. 127), antaŭ nelonge konstruita en Germanio. Tiun aerŝipon opinias uzi “Aeroarktik”.

La dua celo de l’ “Aeroarktik” estas esplori kondiĉojn de flugado trans Arktikon, ĉar la plej mallongaj vojoj de Okcident-Eŭropo al Orient-Azio kaj al okcidenta bordo de Nord-Ameriko kaj krom tio de Orient-Azio al orienta bordo de Nord-Ameriko, pasas trans Arktikon. Tion oni povas bone imagi, prenante kaj rigardante terglobon. La unuaj vojoj postulas nur 6 tagojn per aerŝipo, la tria nur 4 tagojn, kiam la ordinara veturado per vagonaro aŭ per ŝipo postulas preskaŭ monaton. Tiu ĉi celo de “Aeroarktik” estas ankaŭ tre grava por homaro.

Krom tio “Aeroarktik” havas trian celon — sciencan. Arktaj regionoj estas tre interesaj je scienca vidpunkto. Uzante aerŝipon ni povas sufiĉe detale esplori tutan Arktikon.

Kiel mi supre skribis, en “Aeroarktik” kunlaboras scienculoj el pli ol 20 landoj; tial “Aeroarktik” estas vera internacia organizo kaj bona ekzemplo de internacia kunlaborado.

Gravaj por la tuta homaro celoj de “Aeroarktik” postulas de ni, SAT-anoj, moralan subtenon al “Aeroarktik”. Tiu ĉi subteno de tuta SAT-anaro estos granda kultura afero.

Andreo Somov (10464), Pskov.

— paĝo 6 —

326 — SENNACIULO

PRI NEDERLANDO

Sub tiu titolo aperis en n-o 239 artikolo de K-do I. F. (3398), kiun niaj legantoj certe legis kun intereso. Sed dume ni ricevis de K-do D. M. longan skribaĵon, en kiu li refutas kaj korektas diversajn malĝustaĵojn troviĝantajn en la artikolo de I. F. Pro ĝia longo ni konigas nur resumon. Red.

Oni ne devas prezenti al si la nederlandan popolon laŭ afiŝoj, flugfolioj, bildoj sur skatolnutraĵoj aŭ ilustritaj prospektoj, ĉar laŭ ili oni venas al la erara opinio, ke en Nederlando ĉiu portas lignajn ŝuojn, blankajn kufojn, vastajn pantalonojn ktp. Nur en malgrandaj partoj de la lando fiŝkaptistoj kaj kamparanoj malprogresemaj portas ankoraŭ tiun kostumon. Ke la temperamento povas dependi de la kvanto da akvo en la kanaloj, ŝajnas al mi stranga aserto. Ne la tuta lando kuŝas sub la marnivelo, sed nur 25%, ĉefe la okcidentaj provincoj Nord- kaj Sudholando, Zelando kaj Frislando. Rompo de akvomuro (digo) ne subakvigus la tutan landon, eĉ ne la 25 elcentojn sub-marnivelajn, ĉar ekzistas tre multaj endigigoj. Por la sekigo de la “Zuiderzee” oni ne fosas du grandajn kanalojn, sed nur digon trans la plej mallarĝan parton de la maro, por poste endigigi partojn de la tiel formota lago. Parto restos kiel rezervujo de sensala akvo. La “Haarlemermeer” ne estas la sola nederlanda “poldero” (t. e. senakvigita tero iama maro); la plej malnova (Bergmeer) estas formita antaŭ 1542. Torfon oni ne uzas por hejti fornojn, sed nur por bruligi karbon. La nederlandano ne nur vizitas “bierejon” (la trinkejoj nomiĝas “kafejoj”) aŭ aŭskultas radion aŭ babilas pri nenio: Okazas lekcioj, politikaj kunvenoj, teatro, koncertoj, kinoprezentoj. La arkitekturo por novaj domoj nur tre malofte estas “fantazia”; ĝi estas kutime tre logika, sen ĉiuj nenecesaj ornamaĵoj. La ventmueliloj ne funkcias, elpumpante akvon el subtero en altan maron ekster la digoj, sed pumpante akvon el fosejoj, kiuj tranĉas la “polderojn”, en kanalojn, riverojn aŭ lagojn, el kiuj ĝi fluas en la maron dum malalta tajdo. Laŭ statistiko mortis en j. 1925 en Nederlando (el 7366 miloj da homoj) nur 5 personoj je malario, 7265 je tuberkulozo. Ne ĝustas, ke granda elcento de l’ loĝantaro estas brutbredistoj kaj florkulturistoj; laboris en 1920 en agrikulturo 23,6%, en industrio 37,7%, en komerco kaj trafiko 21,3%, en aliaj profesioj 17,4%. Kompare kun ciferoj de aliaj landoj oni konstatas, ke ĝuste Nederlando estas plej industria. Fraŭlo ne estas pleje impostata. Tiaj metodoj troviĝas ĉe Musolini, ne en Nederlando. Grandskala industrio troviĝas ne nur en du lokoj, sed en multaj provincoj kaj laŭlonge la grandaj riveroj. Koton- kaj diamant-industrioj, nemenciitaj de I. F., estas ambaŭ pli gravaj ol ĉiuj aliaj. Komerco de karbo, greno, ligno, fero, kafo estas pli gravaj ol tiuj branĉoj menciitaj de I. F. La komunista vidpunkto ne estas disvastigita, 1. pro la sufiĉa prospero de la nederl. laboristaro dank’ al sindikata kaj politika organizo, 2. ĉar la tipe nederl. tendenco de sektiĝemo kreis div. kom. partiojn, kiuj senfine interbatalas kaj dum la nun finiĝanta periodo parlamenta havis nur unu deputiton.

Laŭ “La nederl. metalindustrio” (d-ro Saalfeld) ekzistis en 1922 en Nederlando

75 entreprenoj kun 400—1000 laboristoj 18 entreprenoj kun 1000—2000 laboristoj kaj 8 entreprenoj kun 2000 aŭ pli da laborist.

En grandindustrio laboras 51% de ĉiuj laboristoj. Elektrolampa fabriko Philips funkcias kun 20 mil laboristoj. Aliaj rimarkoj de I. F. estas tre interesaj.

D. M., Hago.

La komuneco de lingvo sufiĉas por krei komunecon de kulturo k komunecon de sentoj.

A. Meje (france: Meillet).

[BILDO p.6 | 42,25,92,44] Gravuraĵo: korpoj de mortigitaj komunanoj kuŝantaj amase surtere; unu el ili levas la brakon.

LA 58-a DATREVENO

Funebre batas niaj koroj, Pro venĝo tremas niaj manoj: Ja reviviĝas rememoroj Pri la murditaj Komunanoj.

Ĉu ni forgesu, karaj fratoj, Pri l’ burĝa ago fie-moka? Ĉu ĉesu niaj korekbatoj Por datreveno kvindek-oka?

Ho ne, karuloj! Ĉu ne vere — Atakas nin dolor’ tro peza, Kaj brulas koro plej kolere Pro la tombejo Per-Laŝeza.

Ankoraŭ regas ruzaj Tjeroj, Pro la fi-venko plej ebriaj… Sed hele ardas la fajreroj De tiuj tagoj historiaj.

Do ni konservu tiun ardon! Pli firme tenu en la manoj, Pli alten levu la standardon, De la tutmond’ sennacianoj!

V. Zamjatin (4967).

Kien iras senlabora kamarado?

Iun matenon mi eniris iun manĝejon por matenmanĝo kaj trovis en unu angulo viron en ĉifonoj, ĉ. 35—38 jara, kies vizaĝo, manoj kaj piedoj estis brunnigre malpuriĝintaj. Li mendis kelkspecajn manĝaĵojn kun laŭta voĉo senpacience. Kvar tasojn da viskio, du tasojn da rizaĵo, du tasojn da fabsupo li trinkis kaj manĝis unu ovon. Post manĝo li ĵetis kelkajn minutojn rigardojn al la kontraŭa muro kaj sur la plankon, fine li ekapogis sian kapon sur la manĝotablon kaj endormiĝis.

Tagmeze mi ree vizitis la manĝejon por tagmanĝo. Ankoraŭ la malriĉa, malpura viro dormadis ĉe la tablo. Baldaŭ policano venis kun unu persono vestita laboristmaniere kaj diris ion al la mastro de la manĝejo. Mi ne povis aŭdi, kion la policano diris, ĉar lia voĉo estis tre mallaŭta, sed mi povis supozi, pri kio temis ĉe la vortoj de l’ mastro. Ĉi tiu detale parolis pri la ago de la malpura viro. Baldaŭ la policano proksimiĝis al la viro kaj kriis “Vekiĝu, vekiĝu”, sed la viro respondis nenion, ankoraŭ restis en dormo. Fine la policano kaptis lian kolumon kaj levis lin. Kun duonfermitaj okuloj la viro rigardis ĉirkaŭen kaj rimarkis policanon malantaŭ si, sed la viro nenion diris aŭ faris. “Stariĝu, stariĝu”, la policano diris al li skuante lian ŝultron, sed la viro ne obeis la ordonon de l’ policano. “Elpuŝu tiun ĉi viraĉon”, la policano ordonis al sia akompananto.

Li prenis la brakojn de l’ viro kaj lin starigis kaj elpuŝis eksteren. Kiam ili malproksimiĝis kelk-metrojn de la manĝejo, la viro subite eksidis sur la teron

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 327

kaj ekkuŝis. La policano kaj lia akompananto penis starigi la viron kaj forte batis liajn dorson kaj piedojn.

Nenion la viro faris al ili, nur dormetis, dum ili batadis lin. La akompananto de la policano baldaŭ alveturigis ĉaron kaj alligis la viron al ĝi kaj forportis lin supozeble al policoficejo. Sur la vizaĝo de la viro aperis senespera, soleca, malgaja rideto. Multaj stratbuboj sekvis la ĉaron kun intereso.

Nuntempe tiaj senmon-manĝantoj tre multiĝis. Ili volonte faras tian malbonan agadon kaj deziras resti en policejo. Estas grandega mizero en la mondo, ĉu ne?

Pro kio? Pro kio ili faras tian agon? Ĉar multaj senlaboruloj vagadas serĉante laboron ĉiutage, sed nenie ili trovas dungontojn. Mono pli kaj pli malmultiĝas en iliaj poŝoj kaj fine neniiĝas, sed ankoraŭ ili ne povas trovi laboron. Pro malsato ili perdas ĉion homecan, kaj unuj fariĝas ŝtelistoj, duaj almozuloj, kaj malfortaj, malsanemaj homoj sin mortigas perdinte esperon en sia vivo.

Unuiĝu, proletoj el ĉiuj landoj kaj kunbatalu kontraŭ maldungo!

Hisano Mijake (Japanio).

Laboristo vizitas vilaĝon

Mi pasigis unu semajnon en vilaĝoj Liskovo kaj Makarjevo. Liskovo nun nomiĝas “urbo” kaj estas administra centro de la Liskova distrikto. La vilaĝo troviĝas ĉirkaŭe je 100 km. for de Niŝni-Novgorod, Liskovo — sur la dekstra bordo de Volgo, Makarjevo — sur la maldekstra, unu kontraŭ la alia.

Makarjevo estas fama, ĉar la Niŝni-Novgoroda foiro havas sian originon de Makarjevo. Ĝis la komenco de l’ 19-a jarcento la foiro okazadis nome en Makarjevo. Tiu vilaĝo estas “sankta loko” — pro monaĥinejo, ĉe kiu troviĝas “miraklofara” ikonego de sanktulo Makario. Malgraŭ malgranda kvanto da loĝantoj (proksimume 1400) Makarjevo havas kvin grandajn preĝejojn, kiuj prezentas grandan intereson per siaj antikvecaj aranĝoj kaj pentraĵoj. La multeco de l’ preĝejoj estas komprenebla, se oni konsideras la ĉi tie okazintajn foirojn. La monaĥinloĝejoj kaj kvar preĝejoj lokiĝas interne de ŝtonmuregoj, plejparto el kiuj nun tute ruiniĝis. Dum la epoko de l’ tatarmilitoj la muregoj estis bona rifuĝejo por la ĉirkaŭa loĝantaro.

Nun oni forigis la monaĥinojn kaj en la ejoj aranĝis “infan-urbeton”. Parto de la ejoj estas okupita de iu kontoro. La orfoj-infanoj estas instruataj en la loka lernejo. Oni instalis maŝinojn por metiejo, kie oni instruas al la orfoj diversajn metiojn.

Liskovo havas proks. 12000 loĝantojn. Liskovanoj samkiel Makarjevanoj kulturas teron. Sed la plej ĉefaj okupoj de la loĝantaro en ĉi tiuj vilaĝoj estas: manlaborado (en M. ĉe sola lignosegejo, en L. ĉe presejo, apoteko, elektro-stacio, bier-fabriko ktp.), oficado kaj metiado. En L. estas multaj pomĝardenistoj, ĉarpentistoj, tajloroj, botistoj ktp. Multiuj el ambaŭ vilaĝoj dum la Volga-ŝipirado laboras surŝipe. En L. estas multaj komercistoj kaj komercistetoj, kiuj krom komercado en L. mem, vizitadas foirojn kaj bazarojn de ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj.

Kompreneble, la socia vivo de ĉi tiuj du vilaĝoj diferencas. Makarjevano matene ordigas sian korteton, laboras dome aŭ ĉe la segejo, prizorgas sian kampeton. Vespere li babilas, klaĉas kun najbaroj, trinkas teon (tre longe), eble akompanas per kantado ludadon de harmoniko… kaj jen ĉio! En M. tre malofte okazas kino-prezentadoj k. s. Dume en L. kino-prezentadoj estas preskaŭ ĉiutagaj, okazas spektakloj kun dancoj, funkcias biblioteko, laboras parti- kaj komsomol (komjunul)-organizoj, sindikat-organizo ktp.

En M. nun privat-vendejojn anstataŭas du kooperativoj. En L. la komercistoj konstante kapitulacas antaŭ la disvolviĝo de kooperativismo, kaj ili ĉiam malplifortiĝas kaj malmultiĝas. Pli kaj pli ofte estas aŭdata: “Necesas aniĝi al nia kooperativo”. Kaj oni aniĝas.

Dimanĉe en M. mi akceptis proponon de onklo viziti preĝejon. En granda preĝejo mi ekvidis ne pli ol 30 gepreĝantojn. Kaj inter ili estis nur unu 23 ĝis 24-jara junulo (gebubetojn mi ne konsideras). La vizaĝo de l’ sola popo (sen diakono) estis kutime “longa”. Li rapide finis la meson. Elirinte la preĝejon mi demandis la onklon: “Ĉu hodiaŭ tiom malmultaj preĝantoj estas okaze de l’ bela vetero? Ĉu la aliaj ĝuas la naturon — fiŝkaptas, ekskursas k. s.?” Sekvis la respondo: “Nome hodiaŭ pro la bela vetero ĉeestis multaj preĝantoj.” Mi rememoris frazon de l’ avino: “Nenio bona nun povas esti. Nun diablo eklernas de l’ homoj — ne homoj de l’ diablo.”

V. Piskunov (5432).

★

Iom pri vivo kaj laboro de vilaĝa instruisto

Ne temas ĉi tie doni plenan bildon pri la instruista laboro en Sovetio nek priskribi la sovetiajn lernejojn aŭ metodojn de nuntempa edukado en institucioj por popolklerigo, ĉar pri tio oni jam kelkfoje skribis en “S-ulo”. En subaj linioj mi volas nur per kelkaj vortoj pentri ĝeneralan aspekton de l’ instruisto kaj liaj lernantoj en nuntempa ukraina vilaĝo.

La hodiaŭa instruisto estas tute malsimila al tiu de l’ antaŭrevolucia tempo. Instruista laboro en la nuna tempo estas treege grava kaj grandega. Antaŭ la instruisto nun staras du plej grandaj taskoj: unue — esti edukanto de l’ prolet-infanaro, kaj due — esti aktiva kunlaboranto en la socia vivo kaj laboro de l’ vilaĝo. Oftege la vilaĝinstruisto estas ano en vilaĝa soveto (konsilantaro) kaj en ĉiuj aliaj vilaĝaj organizoj. Li aktive partoprenas en la plej gravaj vilaĝaj aferoj, en kooperativaj unuiĝoj, en vilaĝa porlegada domo, kaj ĝenerale en la tuta politika kaj kulturkleriga agado.

Ĉe vilaĝaj kunvenoj, dum kunsidoj de l’ vilaĝa soveto, en gravaj politikaj demandoj ktp. la instruisto ĉiam partoprenas: li donas konsilojn, faras raportojn kaj klarigojn kaj ĉiel helpas la konstruadon de l’ nova vivo en vilaĝo. Multaj instruistoj estas membroj de l’ kompartio, kaj ilia laboro penetras ĉiujn kampojn de l’ vilaĝa vivo. Per si mem kompreniĝas, ke instruistoj ankaŭ laboras en t. n. “likpunktoj” (vesperaj nelongtempaj lernejlecionoj por likvido de l’ analfabeteco inter maturaĝaj kamparanoj).

Dum revoluciaj festoj la instruisto partoprenas en manifestacioj de vilaĝa loĝantaro kun ĉiuj siaj gelernantoj.

La lernantoj de l’ nova lernejo ricevas tute alian edukadon, ol antaŭ la revolucio oni donadis al la infanoj. Estante mem malgrandaj anoj de l’ laborfamilio, niaj vilaĝaj (kiel ankaŭ urbaj) geknaboj ellernas en nunaj lernejoj “la erojn de la vivo”, t. e. ili ricevas ĉiujn sciojn, studante la apartajn kompleksojn¹ de l’ ĉirkaŭanta ilin vivo. Ĉar la nuntempa lernejo pretigas la infanojn al laboro kaj batalo, tial la lerneja okupo ĉiam interplektiĝas kun la infana laboro.

Dank’ al tio, ke la eduka sistemo en la lernejo portas en si klare esprimitan politikan karakteron, niaj infanoj eĉ en unuaj klasoj de l’ laborlernejo kapablas orientiĝi en soci-politikaj demandoj. Niaj lernejaj infanoj bonege scias, kiuj ili estas kaj kiu ilin ĉirkaŭas. Ili scias, ke fremda laŭ nacieco germana aŭ franca laboristo estas ilia frato laŭ komunaj celoj kaj ideoj, kaj ke ilia “propra” enlanda burĝo estas ĉiam nur malamiko rilate al sia samlandana (samnacia) proleto. Ili ankaŭ same bone scias, kio estas imperialisma milito kaj kio estas klasa batalo. Tial en tagoj de l’ revoluciaj festoj ili kun granda vervo, fiere marŝante dum ĝenerala manifestacio tra la stratoj vilaĝaj, laŭte kaj ĝoje kantas “Internacion” — sub la flirtanta lerneja ruĝstandardo.

Tiaj estas vilaĝa instruisto kaj liaj lernantoj dum la periodo de l’ lerneja laboro. Somere la instruisto ankaŭ havas sufiĉe da okupo. Por ripozo li havas du somerajn monatojn, kaj trian monaton li okupiĝas en kursoj por instruistoj (tiaj kursoj estas ĉiujare aranĝataj), kie li pliriĉigas siajn sciojn en kampo de l’ nuntempa pedagogia laboro k. s.

Tiel vivas kaj laboras la vilaĝa instruisto en sovetia Ukrainio. En sia hejma vivo li estas tre simpla kaj modesta. Dum libera tempo li iom vojaĝas, okupiĝas pri fizika kulturo, legas gazetojn. Inter la instruistoj estas K-doj, kiuj scias esperanton. Kvankam nia lingvo estas ankoraŭ ne tre disvastigita en la instruista medio, tamen la intereso por ĝi kreskas, kaj ĝi jam trovas inter intelektuloj ĉiam pli kaj pli da adeptoj.

Konklude mi devas noti, ke vivbezonaj rimedoj de nia vilaĝa instruisto estas ankoraŭ ne tute sufiĉaj, sed ili ĉiujare iom post iom plialtiĝas, kaj la vivo pliboniĝas laŭgrade.

J. B., s. Vaclavpol.

¹ “Kompleksoj” oni nomas la elementajn studfakojn, kiuj havas kiel bazon la observadon de l’ vivo mem.

— paĝo 8 —

328 — SENNACIULO

DISKUTEJO

Mi volas konservi mian nacian lingvon

Mi sentas en mia koro profundan kaj veran internacian amon, mi amas ĉiujn estulojn, mi helpas ilin ĉiam, kiam mi povas ne demandante al ili, kies popolon ili apartenas. Sed mi ankaŭ ne povas nei, ke mi amas mian naskiĝurbon kaj ke mi ne povas konsenti al fremduloj (permesu la vorton “fremdulo”, kiun mi uzas laŭ komuna senco) piedpremi miajn samurbanojn, niajn morojn kaj nian lingvon.

La ideo pri la patrio, skribis antaŭ tri jardekoj F. Pi i Margall, ne havas por mi propran sencon, se ĝi ne signifas la lokon, kie mi naskiĝis, aŭ la tutan teron. Mi ankaŭ kredas la samon; mi ne amas la naciojn, sed mi amas la popolojn, mi ne estas naciano, sed mi konfesas, ke mi estas popolano. Ĉiu popolo havas proprajn morojn kaj la plejmulto el ili ankaŭ havas propran lingvon. La infaneto ne scias elparoli la vortojn kaj tiam, ho panjo! ŝi elparolas la vortojn kiel la infano: ili ambaŭ estas infanoj, ili ridas, kantas kaj ploras kune, ili estas du korpoj, sed unu sola menso kaj unu sola animo. La patrina lingvo estas la unua, kiun balbutas la filo, ĝi estas la plej amata, la plej agrabla kaj la plej bela; ĝi estas la lingvo de la panjo.

Nu, ĉu ni devas forlasi kaj forgesi la lingvon, kiun la patrino, inter karesoj kaj kisoj, instruis al ni? Ĉu ni devos lerni denove la dolĉan vorton, kiun neniu povas elparoli per du lingvoj?

Panjo! Panjo! ekkrias la infanoj alvokante sian patrinon, sed traduku ĉi tiun vorton fremdlingven, kaj ĝi perdos sian sencon, kaj neniu patrino komprenos ĝin nek la patrino mem de la alvokanto. Mia lingvo, la lingvo de mia patrino kaj miaj pragepatroj, estas sklavigata, do mi, kiu amas la liberon, ribelas; mi kiel civitano havas mian lingvon: katalunan, kaj kiel homarano: esperanton.

Ĉu vi kredas, kara leganto, ke en Barcelono ni parolas hispane? Ne! Ni parolas katalunan lingvon: ne estas sufiĉe da diktatoroj, nek da malliberejoj en Hispanio nek en la mondo; ili povas mortigi niajn korpojn, sed ne niajn cerbojn.

Kiom da popoloj estas altrudataj paroli lingvon, kiun tute ne instruas la panjoj? Vizitu diversajn sektorojn de la mondo kaj ĉie vi trovos la saman lingvan sklavecon, kian la hispana diktatoreco starigis en mia naskiĝlando. Ĉu vi kredas, ke ĉiu nacio havas unu solan lingvon? Ne! Nur en Francio estas parolataj kvar lingvoj krom la franca: bretona, itala, germana kaj kataluna. Nur per la forto de la forto estas devigate instrui al la infanoj lingvon, kiun paroli al la patrino ili hontus.

Popoloj de la mondo suferantaj la nunan lingvan sklavecon, mi vin salutas kaj samtempe proponas al vi ĉiuj la jenan devizon, jam rekomenditan de Zamenhof en sia “Letero al la diplomatio”: Por ĉiu popolo sian propran lingvon kaj por la Homaro esperanton.

Milda Kataluno (13698).

Protesto

Mi protestas kontraŭ la intenco altrudi al la SAT-anaro fremdajn opiniojn. En la jarlibro ni povas legi artikolon pri “Praktikaj kulturtaskoj de SAT” de K-do M. Krjukov. Se ĝi estas presata en la jarlibro kun tia titolo, oni povas konsideri, ke ĝia enhavo estas rekomendata al la SAT-anaro por efektivigo. Sed la artikoloj kune kun la akcepteblaj tezoj enhavas ankaŭ multajn diskutindajn punktojn, kiuj neniel povas esti rekomendataj al SAT-anoj. Kompreneble ĉiu rajtas proponi, kion li deziras, sed kial personaj opinioj de K-do Krjukov havas iajn privilegiojn, mi ne komprenas.

Ne parolante pri la punktoj 1-a kaj 2-a, kiuj, ŝajne, estas akcepteblaj por ĉiu SAT-ano, mi haltas ĉe la 3-a. Kial ni devas propagandi esp-an alfabeton por ĉiuj naciaj lingvoj? Unue ĝi sen ŝanĝoj ne por ĉiu lingvo taŭgas, due mi, ekzemple, opinias, ke ĝi ne estas perfekta, kaj estonte oni, eble, verkos pli racian alfabeton. Kial ni devas uzi “sennaciecan” manieron de Krjukov por skribi adresojn, kiam ĝi tute ne estas “sennacieca”, sed nur en Sovetio uzata, ne en aliaj landoj? Kial ni devas uzi manieron nomi ĉapitrojn kaj paĝojn en libroj tiel, kiel K-do Krjukov proponas? Eble, estas pli racia maniero!

Plue sekvas tute ne akcepteblaj por multaj SAT-anoj punktoj. Ekz., ĉu ĉiu SAT-ano devas “ne kultigi sporton” pro tio, ke ĝi ne plaĉas al K-do Krjukov? Multaj K-doj disputus pri tio kaj pruvus malon, ke por proletaro necesegas fizika kulturo.

Tre simple, laŭ K-do Krjukov, solviĝas demando pri lernejo de estonto. Nur necesas likvidi ĉiujn lernejojn (“anstataŭi ilin per eduko kaj instruo en kondiĉoj de ĉiutaga vivo”) kaj samtempe enkonduki en lernejoj (likviditaj!) kinon — kaj ĉio estos preta! Logika recepto.

Poste K-do Krjukov atakas niajn kompatindajn mezurojn. Li volas forigi minutojn kaj sekundojn, forgesante, ke sekundo estas unu el la fundamentaj unuoj en la sistemo de mezuroj de nuntempa fiziko, nomata sistemo de CGS (centimetro-gramo-sekundo). Do bonvolu rekonstrui la fizikon ankaŭ! Same K-do Krjukov proponas sian kalendaron, ĉar la nuna ne taŭgas. Oni povas konsenti, ke la nuna kalendaro estas malperfekta kaj anstataŭigenda, sed kial la kalendaro de K-do Krjukov nepre estas la plej bona, tion mi ne povas kompreni. Ĉi tiu problemo estas tiom malsimpla kaj havas tiom da solvoj, ke ĝi devas esti pridiskutita kaj solvita de iu kompetenta komisiono. Ŝajnas, ke K-do Krjukov ne estas profeto, kies dirojn ĉiuj devas plenumi sen kritiko. Ni ne havas profetojn en SAT-anio.

Ankaŭ malbona ŝajnas la propono kripligi nomojn de metraj mezuroj. Iom pli frue K-do Krjukov aprobis enkondukon de internaciismo en lingvoj, sed tie ĉi li volas ekstermi ĝin. Kial ni devas anstataŭigi kompreneblajn por ĉiuj kaj uzatajn en scienco nomojn kiel kilogramo, kilometro, centimetro ktp. per monstraj vortoj similaj al “centonmetro”, “dekmilonmetro” ktp., kies signifo estas klara nur por esp-istoj. Tio ĉi estus arbitraĵo, kaj ĉiu arbitraĵo malfaciligos lernadon de esp-o. Memoru nur, kiel malfacile estas lernata Zamenhofa tabelo: “kio, kia, kiu…”, ĉar ĝi estas arbitra! Ju pli da internaciaj vortoj ni havas, des pli facile lernebla estas nia lingvo. Ne tentu vin logikeco. Tro da logiko kondukas al skolastiko, al morto, kiel ĝi okazas kun lingvo ido.

K-do Krjukov plue ne volas havi naciigitan formon de „Rosio” anstataŭ “Rusio” kaj kun tio ĉi oni povas konsenti, kompreneble ne pro tio, ke “Rusio” estas tiel nomata, ĉar en ĝi loĝas “rusoj” (tiel derivas K-do Krjukov!), sed ĉar la lasta formo estas pli internacia. Sed kial kun ŝaŭmo ĉe buŝo K-do Krjukov defendas rusigitan nomon “Sibirio”, kvankam ĝi estas kontraŭfundamenta, ne internacia kaj malbela, restas ia mistero. Neniel oni povas klarigi tion alie, ol per konscia aŭ senkonscia ŝovinismo. Pro tio, ke vi loĝas en “Sibirio”, ne forgesu, K-do Krjukov, pri sennaciismo, kiun vi predikas al la SAT-anaro!

Fine K-do Krjukov proponas tian sistemon nomi infanojn, kiu memorigas iajn mezepokajn mistikaĵojn, kaj estante uzata de SAT-anoj ridindigus ilin tiom, ke fine oni juĝus ilin frenezaj.

Estas tre bone, ke K-do Krjukov emas ĉion normigi, sed estas tre malbone, ke li ĉion celas normigi laŭ sia plaĉo, forgesante, ke aliaj membroj de kolektivo ankaŭ havas siajn plaĉojn. Nur kolektiva laboro povas doni ion valoran por ĉiuj SAT-anoj.

Do, mi proponas, ke aŭ K-do Krjukov reverku la artikolon kaj forigu el ĝi ĉion, kio povas elvoki diskutojn, aŭ ni opiniu, ke lia artikolo havas nur diskutan karakteron kaj sekve ne devas esti presata en la jarlibro.

S. Konovalov (641).

Por nia Distro

[BILDO p.8 | 63,61,93,95] Karikaturo: vendejo kun bretoj, tirkestoj kaj vazoj; malantaŭ alta vendotablo vendisto kun okulvitroj klinas sin kaj rigardas antaŭen; antaŭ la vendotablo, kaŝita de ĝi, staras malgranda knabo; malsupre korbo plena de fruktoj.

“Strange, depost du horoj iu deziras mustardon — kaj dume mi vidas neniun homon en la vendejo!”

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 329

SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO

Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)

La Japana Studento

Revenante iun tagon de la ludkampoj al la Ŝtata Kolegio, mi vidis, malantaŭ la gimnastikejo, unu el la studentoj, lavanta la piedojn en malvarma akvo. La plej fruaj tavoloj de venontaj neĝofaloj jam surkuŝis la pintojn de la ĉirkaŭantaj montoj — kaj eble tio estis la kaŭzo, ke kun subita ekkomprenemo mi observis la junulon. Kiaj herooj estas tiuj ĉi junuloj! Miaj ĝenaĵoj, eĉ kiel fremdulo, estas nenio kompare kun iliaj. Kaj i l i eĉ ne priparolas tiajn aferojn.

Japanujo estas lando, kiu evoluigas apartan “esprit de corps” (kunligan spiriton) ĉe la klaso aŭ profesio, al kiu homo hazarde apartenas. Tio ĉi, tre verŝajne, estas heredaĵo el la tagoj de Samaurai-a superregado. Ĉar la plej signifoplena fakto pri tiu ĉi privilegiita malnova klaso estas, ke ĝi donis pli ol “quid pro quo” (unu aĵon interŝanĝe kontraŭ alia), akceptante la kulton de apartaj mizeroj kaj abstinencoj.

Laŭ la sama spirito du apartajn kvalitojn oni supozas ĉe la studenta klaso, egale ĉe riĉaj kaj malriĉaj studentoj. Unue, eltenadi senplende vivmanieron, kiu estas ofte pli severa kaj pli rigora ol tiu de la prosperanta metiisto — kaj due, ne estimi monon, eĉ ĝis la grado de tuta nescio pri la plej simplaj komercaj valoroj.

Unu kialo de tiu ĉi kamaradeco ĉe maldolĉa vivado estas, ke Japanujo estas relative malriĉa lando, kaj tamen havas la idealon de plej bona edukado por ĉiuj, kiuj kapablas profiti ricevante ĝin. Se la edukado estus multekosta afero, tiuokaze la plimulto el tiuj, kiuj nun plenigas la Ŝtatajn Kolegiojn kaj Universitatojn, estus kondamnataj je malklero dum la tuta vivo.

Tial, la Ŝtato donas ekzemplon starigante la plej bonajn edukadajn instituciojn en la lando, de Unuagrada Lernejo ĝis Universitato. Kie oni postulas pagon, la kosto estas preskaŭ absurde malalta. La “Koto Gakko”, aŭ Ŝtata Kolegio, estas por progresintaj studentoj 18—21-jaraj, kaj la kosto estas proksimume 6 funtoj anglaj (ĉ. 30 dol.) po jaro. Estas granda konkurado por viziti la Ŝtatajn Kolegiojn, ĉar ĝis nun ili estas neniel sufiĉe multnombraj por kontentigi la vastan apetiton pro la scio. Lastan jaron, ĉe “Y-Koto Gakko”, 1500 junuloj el tuta Japanujo interkonkuris por 180 lokoj.

Tiuj, kiuj estas sufiĉe bonŝancaj eniri la Kolegiojn, respondas al la provizata malkara edukado per vivado laŭ plej eble malalta kosto. Ĉirkaŭ duono el ili loĝadas en la “dormejo” apartenanta al la lernejo. La ceteraj, krom kelkaj dudekoj da lokaj junuloj, loĝadas en luitaj ĉambroj. Sed kie ajn ili loĝas, la kutima vivkosto, inkluzive elspezoj por libroj, sportoj kaj plezuroj, varias inter 50 ĝis 70 ŝilingoj anglaj (12½—17½ dol.) po monato.

Tio signifas ja Spartan vivmanieron. Nenia luksa klubejo — neniaj komfortaj salonoj por ili! Unu ĉambro sufiĉas kiel studejo kaj dormĉambro — kaj tiu ne por nur unu studento, sed por du, kaj eĉ kelkfoje tri. Tielnomataj “simple-vivantoj” de l’ Okcidento devus vidi ĉi tiujn studentojn, kiam je tagmanĝo ili eltiras siajn manĝetajn ladajn skatoletojn kaj ĝoje ekŝoveletas la malvarman rizon, kaj malmulton krom tio, en siajn avidajn buŝojn.

Multaj estas tiel malriĉaj, ke iliaj gepatroj ne povas havigi la malgrandan monsumon necesan por vivteni ilin eĉ laŭ tiu ĉi simpla maniero. Tial, tiuj ĉi junaj herooj akceptas parttempajn okupojn, ekz. disportadon de ĵurnaloj kaj lakto, kiuj necesigas ellitiĝon je la 5-a horo ĉiumatene.

Sekve, ne estas mirinde, ke vi apenaŭ trovos decan uniformon inter ili. Nova ĉapo kaŭzas tiom da sensacio kiel laŭmoda tondo harara aŭ sufiĉe bona botparo. Kiel piedvestaĵon, kutime ili portas la lignan “geta”, specon de sandalo. Sed dum eĉ metiisto ankaŭ portas “tabi” aŭ ŝtrumpetojn ĝis la maleolo, la plej multaj studentoj, krom dum mezvintro, estas kontentaj iri kun nudaj piedoj.

Kaj, kiel ĉe la studento, kiun mi rimarkis post la gimnastikejo, ili ofte bezonas lavi la polvokovritajn piedojn. Tiucele, malvarma akvo fluanta el eksterdoma krano sufiĉas. Varmaj banoj? Jes, ili havas banejojn kun varma akvo. Oni supozas tion ĉe ĉiu en Japanujo — sed laŭ tiom malmultekosta kaj komuna maniero, kia ofendegus okcidentanon.

Tamen, dank’ al la studentara kodo, ĉiuj, riĉaj kaj malriĉaj, adaptas sin senplende al la disciplino de maldolĉo kaj malriĉo. Iu studento, kiu hazarde havas sufiĉe da mono, kutime regalas malavare siajn kolegojn en kiel eble plej ampleksa mezuro — kaj estas mirinde, kiom malmulte estas necesa por krei senton de superflua riĉego. Laŭ E. H. Pickering en “Daily Herald” (Ĉiutaga Heroldo) de 28. 12. 28, trad. H. S t a y (2978).

Prostituo en Sovetio

N o t e t o j e n b l o k – n o t o

Organizaj taskoj en la batalo kontraŭ prostituo

  1. Senlaboreco kaj senprizorgeco de virinoj estas ĉefaj sociaj faktoroj, kiuj estigas prostituon. Same la malbonaj rilatoj al familio (heredaĵo de cara reĝimo), malbonega seksa edukado, helpas al prostituo.

  2. Sekve, ĉefaj taskoj por batali kontraŭ prostituo estas batalo kontraŭ senlaboreco kaj senprizorgeco de virinoj. Necesas batali ne kontraŭ prostituinoj, sed kontraŭ prostituo.

  3. Prostituo estas nepra apartenaĵo de ĉiu klasa ŝtato. Ĝiaj radikoj kuŝas en tiuj kontraŭdiroj, kiuj ekzistas inter formoj de edziĝo kaj seksaj postuloj, je unu flanko, kaj en tiu ekonomia kaj kultura subpremo, en kiu estis virino — aliflanke.

Kruela batalo pro sia ekzistado, kiu nur dum bonaj cirkonstancoj donas al virino en burĝa sociordo eblon akiri por si sendependan socian situacion, dum malbonaj cirkonstancoj (krizoj, mortaj sezonoj k. a.) elĵetas virinon sur la fundon de l’ vivo kaj devigas ŝin vendi sian korpon. Kune kun kresko de kapitalismo kreskas la armeo de prostituinoj, kiuj donas sin al burĝoj de diversaj rangoj.

  1. Oktobra Revolucio en Sovetio, foriginte klasan ekspluatadon, donis liberecon al virinoj kaj devigas neniigi prostituon en USSR.

  2. Sed ankoraŭ ne finfine estas neniigata prostituo en Sovetio. Diversaj ekonomiaj malfaciloj, senlaboreco, m a l k l e r e c o, nedeziro labori ktp. helpas al prostituo.

  3. Profesiaj prostituinoj pereis. Virinoj, kiuj vivas nur per prostituo, nun preskaŭ ne ekzistas. Nur kelkaj dekoj ekzistas en grandaj urboj de Sovetio. Tiuj virinoj apartenas al grupo de degeneraj virinoj en psiko-fiziologiaj rilatoj. Ili estas elĵetitaj el laborula armeo eble por ĉiam. Sed ekzistas prostituinoj, por kiuj monakiro per prostituo estas help-akirado al ilia salajro.

  4. Soveta registaro unue batalas kontraŭ la kaŭzoj de prostituo. Plialtigo de salajro, batalo kontraŭ senlaboreco, plifortigo de ekonomia aparato, jen estas unuaj ĉefaj taskoj. Iom post iom la registaro ilin plenumas. Aliaj taskoj por batali kontraŭ prostituo estas 1. politik-kultura laboro inter virinoj, 2. klarigo de signifo de prostituo, 3. sanitara kaj kultura laboro, kiu klarigas, ke prostituo helpas al disvastigo de veneraj malsanoj, 4. starigo de racia seksa edukado, 5. kreado por junularo de necesaj kluboj kaj infandomoj, kiuj helpas starigi normalajn seksajn interrilatojn, 6. organizado de ejoj por provizora ĉeesto de virinoj, kiuj venas al fremdaj urboj.

  5. Soveta registaro same batalas kontraŭ tiuj personoj, kiuj helpas al prostituo, kiuj uzas ekonomian malegalecon de virinoj por celoj de ekspluatado por siaj ĝuoj.

  6. Konkrete oni tiele batalas kontraŭ prostituo. Prostituaj virinoj hazarde kaptataj de milicio estas direktataj kune kun mizerul(in)oj, parazit(in)oj, senprizorgul(in)oj en centrajn distribu-oficejojn. Tie oni esploras ŝin de medicina, socia, psikologia vidpunktoj. Kaj tiuj el ili, kiuj bezonas kuracadon aŭ kuracedukadon por altiri ilin en laboran vivon, estas direktataj en specialajn “laborkoloniojn”, invalidoj en invaliddomojn.

Viroj, kiuj estas kaptitaj kune kun virinoj, estas transdonataj al juĝejoj. Prostituinoj, kiuj malsanas per veneraj malsanoj, estas direktataj en specialajn instituciojn, kie ili estas kuracataj.

— paĝo 10 —

330 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

EL LA REDAKTEJO

Malgraŭ la kreskinta amplekso de nia gazeto nia provizo je manuskriptoj ne malkreskis. Kaj tio estas bona. Kvankam eble ne ĉiun K-don ni povos kontentigi per utiligo de lia manuskripto, tamen ni ne volus rezigni je la ricevo regula, seninterrompa de multflanka informplena materialo, kiu montras la vigle pulsantan vivon en nia Asocio, la fortikan senton de kunligiteco al “S-ulo” ĉe niaj K-doj. Kaj ĝuste tio permesas al ni elekti por ĉiu n-o de nia gazeto nur ion apartan, valoran, novan, interesan. Tio gardas nin kontraŭ troa ripeto de l’ samo. Certe, la temo, kiun traktas la laborularo, en sia fundo estas ĉiam la sama, ĉiam same agordita, estas raportoj pri ekonomia sklaviĝo, batalo pro liberiĝo, sociaj maljustoj — sed ĝi manifestiĝas per diversaj aspektoj kaj sub diversaj formoj. Sekve ankaŭ niaj manuskriptoj estas tiom variaj. Kompari tiujn formojn, rilatigi ilin inter si kaj laŭeble trovi sintezon kaj dedukti el ili konkludojn, estas esenca tasko de nia organo kaj — pli ankoraŭ — de ĉiu unuopa leganto. (Kompreneble idealan staton en tio ni ankoraŭ ne atingis kaj ne facile atingos; tamen ni povas enregistri signifoplenajn progresojn).

Mi aludis la ĉiaman egalecon, la unuformecon en la laboristara vivo. Tio memorigas min pri la rimarkoj, kiujn faris K-do 10089 en n-o 240 pri iuj “Tagoj”. Ni petas ĉiujn “Tag”-verkontojn zorge priatenti tiun deziresprimon de nia K-do, kvankam ni tute ne intencas puŝi en fiksan, difinitan relon la verkadon kaj lasas plenan liberecon al la individua pririgardo de l’ temo kaj al la persona esprimkapablo. — Necesas konstati, ke ĝuste por eviti unuformecon minacantan per tro simile verkitaj “Tagoj”, ni lasis lastatempe pli grandan distancon ĉe la aperigo de l’ “Tagoj” (ofte en 2 aŭ 3 sinsekvaj n-oj ne presiĝis “Tago”). Malgraŭ la 12-paĝa enhavo ni faris tion, por eviti tediĝon ĉe la legantoj, kaj tial nun ree amasiĝis ioma provizo da “Tagoj” en nia kajerujo. La verkintoj, kiuj al ni diris ion pozitivan en siaj manuskriptoj, estu certaj, ke ili ekvidos sian artikolon sur la paĝoj de “S-ulo”.

Fine mi ne volas forgesi refoje atentigi niajn kunlaborantojn, ke, pro la vigla kaj laŭcela kunlaborado de multaj K-doj per originaloj, la tradukaĵoj nur en esceptaj okazoj — se temas pri speciale grava kaj interesa afero — havas ŝancon esti aperigataj. N. B.

[REKLAMO p.10] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POSTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la A d m i n i s t r e j o d e S A T, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.

[BILDO p.10 | 40,12,61,24] Desegnaĵo de granda urba konstruaĵo kun alta turo kaj multaj fenestroj; dekstre supre kvinpinta stelo.

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

8. Listo de aliĝintoj

  • 332 Ludwig Keil, Kirchseeon ap. München, Germanio 13 266
  • 333 E. Jaegge, Eberswalde, Germ. 13 448
  • 334 Wilhelm Lutz, Nürnberg, Germ. 13 869
  • 335 Ernst Dorau, Berlin 5 438
  • 336 J. Schiene, Warnsdorf, Ĉeĥosl. 12 768
  • 337 Louis Angermeyr, Linz, Aŭstrio 8 400
  • 338 Petro Podolskij, Moskvo 14 254
  • 339 B. Vdovenko, Lublin, Sovetio 13 688
  • 340 K. Gorin-Grinberg, Moskvo 14 524
  • 341 Viktor Zimin, st. Misovaja Zabajk, Sovetio 6 184
  • 342 Elio Ŝlapentoh, Kiev, Sovetio 8 745
  • 343 Louis Nagy, Niles, Usono 13 286
  • 344 Ruĝamo Bonesper, New York 29
  • 345 Grigorij Artemjev, Nalĉik, Sov. 1 080
  • 346 Oskar Scheidt, Bad Kreuznach, Germanio 1 390
  • 347 Walter Vogel, Leipzig 174
  • 348 Klara Vogel, Leipzig 913
  • 349 W. Stertzenbach, Essen, Germ. 4 567
  • 350 Oskar Greiner, Gera 8 427
  • 351 Herm. Klaus, Olbersdorf, Germ. 5 783
  • 352 A. Lehmann, Olbersdorf, Germ. ?
  • 353 Max Paul, Strehla, Germ. 10 730
  • 354 Georg Seurig, Riesa, Germ. 534
  • 355 Bruno Weigert, Leipzig 10 889
  • 356 V. Kazakeviĉ, Andijan, Sovetio 3 716
  • 357 S. Kudrjavicki, Dnepropetrovsk 10 262
  • 358 Paul Laptev, St. Misovaja, Sov. 14 129
  • 359 St. Sostavkin, Zavitaja, Sovetio 9 458
  • 360 Roza Vikker, Moskvo 14 523
  • 361 A. Lundström, Helsinki, Finl. 4 207
  • 362 Tomas Pavlik, Wien, Aŭstrio 6 843
  • 363 Heinrich Pichler, Wien 5 338
  • 364 S. Vinogradov, Nijni-Novgorod 5 544
  • 365 Otto Lübkert, Bad Oldesloe, Germanio 13 060
  • 366 Aug. Scheel, Stuttgart, Germ. 1 919
  • 367 M. Seydewitz, Delitzsch, Germ. 13 213
  • 368 Kurt Böhme, Leipzig 13 566
  • 369 Rozo Erlacher, Morges, Svisio 11 078

Donacoj

Lutz-Nürnberg 2.— mk. g.; Artemjev-Nalĉik 6.— mk. g.; Bespalov-Krasnodar 4.— mk. g.

LA SOLIDARECA AGO DE SAT-ANOJ

Laŭ raporto en “S-ulo” pri persekutoj al nia litova K-do Riĉkus k lia mizera situacio (n-o 238), la S A T – r o n d o e n S k o g h a l l (Svedio) decidis monkolekti en favoro de tiu K-do. 15 s v e d a j k r o n o j estas sendataj al la suferanta K-do pere de SAT. Samtempe ĝi instigas aliajn SAT-rondojn imiti ĝian geston de solidareco k esperas, ke ne nur en tiu loko, sed tra l’ mondo eĥos la frata ekzemplo montrita de niaj Z a r a g o z a j SAT-anoj. (13 619)

Letero-propagandilo

Letero devas esti propagandilo. Ĝi devas esti montrilo de efektiva internacia lab. kunligo, ĝi devas esti ĉie kaj ĉiel uzata. Tiun taskon starigas al si “Labesko” (lab. esp. korespondado) en Leningrado, kiam ĝi komencis sian laboron. Nun ni jam havas kelkajn spertojn k volas informi pri nia nunjare plenumita laboro.

En unua kvarono de 1929 nia espistaro korespondis kun 29 landoj; estis ricevataj 900, sendataj 1100 leteroj. Ni utiligis leterojn de esp. rondetoj, de apartaj Gek-doj, “Esp. Servon” k “S-ulo”n. Ni elektis plej taŭgan materialon, tradukis k multobligis ĝin. Sume 97 alsendaĵoj estis uzataj en ne malpli ol 51 laborejaj mur- k presgazetoj, kie aperis 590 leteroj el eksterlimo. Krome 70 estis laŭtlegataj per radio-ĵurnalo, 30 presataj en profunuiĝa k urba gazetaro. En Leningrada Lab. Koresp-a Konferenco ni sukcese venkis pro la kvalito de nia materialo. La ĉefgvidanto de nia lab.-kor-a movado, ĉe taga gazeto “Leningrada Vero”, bone komprenis la utilon de peresp-a interligo k januare dissendis spec. leteron “Kvin jaroj sen Lenin” al 22 landoj. Rezultoj ne estis tre grandaj, sed la letero estis laŭ nia preciza scio uzita en Germanio, Aŭstrio k Danio.

Nun funkcias kunliga sekcio ĉe “Rabselkor”-fako (de lab. k kamparanaj korespondantoj). Ĝin partoprenas nia reprezentanto laŭ speciala invito de “Leningr. Vero”. Nia laborplano estis aprobata k jam estas plenumata. K-do Kirilov, estro de “Rabselkor”-fako donis al ni konkretajn taskojn. Tiu organizo prizorgas k gvidas nian agadon. Por Unua de majo la redakcio dissendis leterojn al 23 landoj k ni krome sendis salutleterojn al 24 landoj. Nun ni atendas rezultojn de tiu agado. Ni mem ricevis unuamajajn salutlet. efikajn el Aŭstrio k Germanio (Münĥen k Leipzig), kiuj estis presataj k radio-disaŭdigataj. Krome ili estis sendataj al 39 laborejaj gazetoj por presigo k laŭtlego dum kunvenoj. En la tuta urbo ne estas laborulo, kiu ne scias pri la salutoj. Krome la redakcio donis apartan ĉambron, kie ni havas konstantan ekspozicion rigardatan de ĉiu lab. korespondanto.

Tiel la leterinterŝanĝo donas al nia afero influon k venkon.

P. T i l i n (9310), Leningrado.

[REKLAMO p.10] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 331

INTERNACIA INTERLIGO

La Ruĝa Sindikata Internacio disvastigas jenan alvokon por kunlaboro ĉe sia organo: “Karaj K-doj, krom sia monata organo L a R u ĝ a S i n d i k a t a I n t e r n a c i o, kiu aperas en kvin lingvoj, RSI publikigas same semajnan informan organon ilustritan, la I n t e r n a c i a L a b o r i s t a M o v a d o, destinita al aktivaj sindikataj kadroj, al laborejaj komitatoj, laboristaj kluboj, bibliotekoj, ruĝaj anguloj ktp. de USSR; ĝi aperas nur en rusa lingvo, sed la plimulto da tie aperigataj materialoj estas tradukataj alilingven k represataj en tuta vico da eksterlandaj revoluciaj eldonoj. Estus tre grave, ke la laboristoj el Sovetio povu, per la kanalo de tiu revuo, aŭdi la voĉojn de siaj fremdlandaj samklasanoj. Ni petas vin helpi al ni envojigi interligon kun la lab. korespondantoj de via lando, havigante al ni lab. korespondaĵojn, traktantaj iujn ajn demandojn de l’ sindikata vivo, de l’ lab. klasbatalo, de l’ laborista vivo, de l’ eduka agado ktp… Vi komprenas, ke ni devas organizi tiun interligon kiel eble plej rapide k kalkulas je vi, ke vi ne prokrastu ĉi tiun aferon k senpere per ĉiuj rimedoj provizu nin per lab. korespondaĵoj. Materialon oni sendu rekte al la redakcia adreso: M. O. I., Solianka 12, Dvorec Truda, ISR (Profintern), M o s k v o (USSR).”

Certe jen bona okazo por elmontri la valoron de peresperanta korespondado! Ni opinias, ke la interesataj K-doj de ĉiuj landoj ne lasos preterpasi la favoran momenton por trafe memorigi al la instancoj en Moskvo, ke nia peresperanta laboro estas atentinda, grava faktoro. Priatentu, K-doj!

AL LA TUTMONDA INSTRUISTARO ESPERANTISTA!

Preskaŭ ĉiutage oni urĝe petas, aŭ eĉ energie postulas de mi materialon statistikan pri la temoj “e s p e r a n t o e n l e r n e j o j” k “e s p e r a n t o i n t e r l a i n s t r u i s t a r o”. Mi nun petas: 1. Anoncu vin kiel instruistojn esperantistajn sendante vian precizan adreson! 2. Bonvolu raporti, ĉu en via urbo aŭ vilaĝo oni (ne nur vi persone) iam ajn instruis aŭ hodiaŭ instruas esperanton en iu ajn lernejo. Skribu la nomon de la koncerna lernejo! 3. Bonvolu turni vin, se vi bezonas korespondantojn el la tutmonda kolegaro por vi mem aŭ por viaj klasoj (pro internacia korespondado de l’ lernantoj) al ni!

Ni ordigos la korespondan aferon sisteme k laŭplane. Cetere ni jam kolektis la adresojn de pli ol 4000 esperantistaj geinstruistoj el pli ol 50 landoj. Ricevinte viajn sciigojn, ni kapablos aranĝi k doni konfidindan statistikon pri la supre aluditaj temoj, kiu estas n e p r e n e c e s a.

Sendu la materialon al f-ino M a r t h a M o e l k e, S o m m e r f e l d, Niederlausitz (Germanio), kun kiu mi en “Kunlaborado” kun I A L A, New York, k la Instituto J. J. Rousseau, Genève, zorgos pri la statistiko.

Dr. D i e t t e r l e.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

GERMANIO. La subdistrikto Turingio de LEA aranĝis laŭ deziro de multaj K-doj dum pentekosto grandan renkontiĝon en la Turingia arbaro. Pri tranoktado zorgis la naturamikoj, kiuj disponigis siajn dometojn. La renkontiĝo okazis en Waltershaŭsen, k de tie estas aranĝataj jenaj ekskursoj: 19-an, akcepto k promenado en ĉirkaŭo, 20-an, ekskurso al Tabarz — Torstein — Inselsberg — Tanzbuche — Friedrichsroda — Reinhardsbrunn – W., 21-an Tabarz — Brotteroda — Trusentaler Wasserfall — Dreiherrenstein — Auerhahn, 22-an, Liebenstein, 23-an, Rennstieg — Eisenach — Gr. Hörselberg, 25-an Adiaŭa vespero. Aliĝoj (por la lastaj tagoj¹) ĉe A. Richter, Waltershausen, Gartenstr. 11. (14 329) — SOVETIO. Saratov. En Veterinara Instituto ĉi-jare finlernis 3 lern., du aliĝis al SAT k abonis “S-ulo”-n. Leteroj de alilandaj studentoj (Usono, Bulg., Litovio, Aŭstrio) aperis en murgazeto k vekis intereson de l’ studentaro. Pro troŝarĝiteco ĉi jare ni ne povas organizi rondeton. Dum somera libertempo multaj stud. lernos. Tagĵurnalo “Juna Leninano” volonte presigas peresp. materialon, pagante al aŭtoroj k traduk. Dum marto/aprilo ni aperigis 8 let., 2 fotojn de eksterl. korespond. S. Bojev (4858).

Ĉe la neŭtraluloj

Budapestaĵoj. Okaze de la 21-a neŭtrala kongreso la esp-istoj vizitos la tombon de l’ pacifista pastro Giesswein, kiu estis fervora esp-isto. Tiuokaze estas proponite, por la pilgrimado al la tombo kunporti florojn el ĉiuj landoj de la tero — eĉ se ili dumvoje sekiĝus! Ĉu homoj por elmontri sian internaciismon ne povus trovi iom pli indajn rimedojn ol meti sur tombon “internaciajn sekigitajn” florojn?

La Budapesta kongres-komitato cirkuligas du filmojn pri la kongresurbo kun esperantaj tekstoj.

Ĉeĥoslovakaĵoj. La dua eldono de broŝuro pri la “sankta” Venceslao en esp-o jam elĉerpiĝis. Pro tio la festkomitato, konvinkita pri la efiko de peresp-a agado, eldonis esp.-lingvan oficialan bultenon kun detala programo.

4-an k 5-an de majo okazis en Praha jubileaj festoj de la “Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj esp-istoj” por memori pri 25-jara disvastigado de esp-o inter ĉeĥaj blinduloj. Eldonita estis tiuokaze 5-paĝa programo en esp-a k ĉeĥa lingvoj.

¹ Ĉar ni ricevis tro malfrue la sciigon. Red.

[BILDO p.11 | 60,8,87,13] Ornama kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, plumo kaj paperfolioj en rektangula kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Verda Stela. Revuo Esperantista. N-o 1. Jan./febr. Eldonejo: Heroldo de Esperanto, K ö l n, Brüsseler Str. (Germanio). Jarabono, por simpla eldono 0.80 mk. g., por luksa eld. 2.— mk. g. Form. 14×20 cm.

Post apero de nia recenzo pri ĉi supra revuo en n-o 239 ni ricevis de l’ eldonejo la informon, ke ni rilatis nur al la 8-paĝaj specimenaj paĝoj, sed ne al la kompleta n-o. Ricevinte nun ĉi lastan, ni volonte korektas, ke tiu n-o (por jan./febr.) estas 40-paĝa. Ni konstatas, ke ĝia enhavo ne estas speciale literatura, sed pli vere felietona k ĝenerale informa; sekve ĝi nek volas nek povas konkurenci al “La Nova Epoko”. Ĝi enhavas simple tiun materialon, kie ne trovas lokon en “Heroldo de E.”, tamen povus same bone presiĝi en tiu lasta gazeto.

Wörterbuch-Bausteine (Vorttrezoro), eldonita de germ. esp. unuiĝo “Verda Stelo” en Praha pro honora memoro je prof. Siegfr. Lederer. 1929. Formato 16×10 cm., pĝ. 54. Prezo nemenciita.

Tiu ĉi laboro prezentas laŭalfabetan kompilon de ĉiuj esprimoj k terminoj troviĝantaj en la du germ. literaturaĵoj “Gefratoj” de Göte (Goethe) k “La Rabistoj” de Ŝiler (Schiller), kiuj, kiel konate, tradukiĝis esp-en. Ĝi celas krei tiele fundamenton por kompleta german-esp-a vortaro k povas tial esti nomata “konstruaj ŝtonoj” (laŭ la titolo, kiun donis al la verketo la aŭtoroj).

Avangardo. Perioda revuo literatura-arta. Eld. Red.: str. K. Libkneĥt n-o 5, Ĥ a r k o v, USSR. N-o 1. Formato 23×30 cm. 56 pĝ. Dukolora kovrilo. Enhavo ĉefe ukrainlingva, parte germanlingva, resumo de l’ enhavo k titolo ankaŭ en esp-o, krome versaĵo de Mihalski en esp-o kun ukraina traduko. La revuo celas disvastigi modernan prol. arton k literaturon k bonvenigas esp. kunlaboron el tutmondo.

Afiŝo dukolora pri festo de unujara ekzistado de Esp. Societo “Stelo” en Bos. Brod (Jugoslavio) kun parolado de prof. Novljan (Zagreb) pri: “Kooperado de kulturaj nacioj.”

Rud. Geist, Der anonyme Krieg (La anonima milito). Eld. Internationale

Socialdemokratoj!

La nacia kongreso de la franca sekcio de la II-a Internacio okazos en Nancy 9.—12. junio 1929. Por montri la utilon k praktikecon de esp-o al la delegitaro, bombardu, bombardigu la kongreskomitaton per salutleteroj de izoluloj, grupoj, sindikatoj socialdemokrataj. Sendu la salutleterojn al: K-do Doley, 7, rue de la Ravinelle, N a n c y (M. M.), Francio (estro de l’ kongres-komitato). Afiŝojn naciajn por propagando de esp-o k materialon por ekspozicio sendu al L a b. E s p. G r u p o, Popoldomo, 2, rue Drouin, N a n c y (M. M.). Respondleteron sendos la Nancia grupo socialista.

Ni ne bezonas insisti pri la graveco de nia agado k esperas, ke ĉiuj socialistoj faros sian devon.

— paĝo 12 —

332 — SENNACIULO

Buchpresse, Heilbronn. Havebla ĉe Willi Schwab, Frankfurt a. M., Prächterstr. 20. Prezo broŝ. 5 mk. g., bind. 6.50 mk. g. 428 pĝ. Pri- k kontraŭmilita, kontraŭkapitalista rakonto verkita en proleta, anarko-komunista spirito (germanlingva).

[REKLAMO p.12] Por la 9-a SAT-Kongreso — Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. K a m p f r a d, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.

[REKLAMO p.12] Per legado vi lernas… Legu regule… Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo”!

NIA POŜTO

1899. — Jes, via “Tago” aperos siavice en “S-ulo”.

10 149. — Ni nur prilaboras la mendojn el Sovetio post ricevo de la listoj, kiam oni sendas al ni la listojn kun prokrasto, tiam ni ne kulpas.

5448. — Kiam vi fine volas skribi viajn listojn pli klare??? — Anoncojn k redakciajn aferojn vi skribu sur aparta paperfolio k n u r sur unu flanko. A d m.

Mat. Rib. — Alvenis via letero de la 19. 3. 29 k via karto de la 19. 4. 29. Mi ĉiam kun granda intereso legas viajn skribojn. Estu nepre objektiva. Mi sendigis al vi plian ekz-on el la gazeto, en kiu aperis via artikolo. Ĉu vi ricevis? Ne malkuraĝiĝu! E. L.

265. — Ni transsendis vian proteston al la O. K. K. (Leipzig). Via artikolo pri Kassel aperos.

11 128. — Por la kliŝigo de tiaj fotoj vi devas mem pagi la prezon al nia Adm. (8 mk. g.). La kliŝo poste apartenas al vi. Se vi konsentas, sciigu nin k verku “kronikan” tekston al ĝi.

11 431. — Ambaŭ “rebusoj” estas sufiĉe malfacilaj. Sed ni provos post kelkaj ŝanĝoj utiligi ilin. R e d.

KORESPONDADO

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Anton Haindl, Kopernikusgasse 23, G r a z, Steiermark, dez. interŝ. PI kĉl.

K-do Johano Beliĉ, Alt-Kettenhof, n-o 5, S c h w e c h a t ap. W i e n, dez. interŝ. PM, kĉl.

BELGIO

K-do C. Severins, Touwstraat, 22/1, A n t w e r p e n, dez. interŝ. PM, kĉl, per 100 aŭ 500 specoj.

GERMANIO

K-do Friedrich Köhnke (21 j., junkomisto), Sartoriusstr. 22, Hamburg-19, dez. koresp. kun masonistoj, rusaj balalajkistoj k K-doj veturontaj tra Hamburgo al la Naŭa.

K-do Albin Tautenhahn, Amalienstr. 3, N i e d e r h a s s l a u ap. Z w i c k a u i. Sa., dez. koresp. kĉl, L, PK, PI.

Atentu rusaj Gek-doj! — Kiu scias la adr. de nia K-dino Zinjo Kisolova el urbo Krasnojarsk, Siberio? Bonvolu sendi informon al: K-do W. Bierbaum, Robert-Straubehof, Grenzgraben, 59/1, C h e m n i t z.

HISPANIO

K-do A. Segarra, Strato Vilasar, 4, Torre, B a r c e l o n a (Sans), dez. koresp. kĉl, PI.

RUMANIO

— Kamaradoj tutmondaj! — La Arada Lab. Esp. Grupo informas vin, ke la aranĝo de la ekspozicio ne estas ebla ĝis la malfermo de la Laborista Hejmo.

SOVETIO

K-dino V. Zelenskaja, Krepostnaja, 25, K r a s n o d a r, dez. koresp. kun geinstruistoj el ĉl. pri lerneja vivo. Resp. garantiata.

— 15 gelernantoj (14—16 j.), dez. koresp. pri gelernanta vivo en ĉl. Adr.: K-dino V. Zelenskaja, Severnaja, 59, ŝkola II st. n-o 1, K r a s n o d a r. — Resp. garantiata.

K-do Voldemaro Ŝlogovski, str. Zandebovski per. 2, O d e s s a (junkomunisto-metalisto), dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-do Aleksandro Ŝeremuk, Krasnaja Sloboda, Volga Odnostorenka 4, K a z a n, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-dino Ĉugunova “Okrujkom Komsomola”, B a r n a u l, dez. koresp. pri politikaj, lab. k virinaj temoj, L, PK, PI, kĉl, interŝ. gaz., ĵurn.

K-do Belogorcev, str. Anatolia, 109, B a r n a u l, post malsaniĝo denove renovigas sian koresp-adon k interŝ. L, PK, PI, kĉl pri proleta k laborista vivo. Certe resp.

K-do P. Golicin, str. Gogola, Zavkom Ŝvejnikov, 44, B a r n a u l, dez. koresp. kĉl pri prol., lab. k ekonomiaj temoj. Certe resp.

K-do Krutjko “Mestkomvad”, B a r n a u l, dez. koresp. pri kamparana vivo, impostoj, lab. k. a. temoj, L, PK, PI, PM. Resp. garantiata.

K-dino N. Sitova (18 j., kudristino), Ternovskaja, 15, N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl pri vivo de ĉl. virinoj k. a. temoj.

K-dino Kl. Martinenko (17 j.), ul. Lenina, 11, N i k o l a e v, Ukrainio, dez. koresp. kĉl pri vivo de gejunularo k. a. temoj.

K-do Teodoro Eremeev (fotoamatoro), B. Andronovka, 23, kv. 45, M o s k v o – 33, dez. koresp. kĉl pri foto k kino, L, PK, PI, fotojn. Certe resp.

— Fotorondeto dez. koresp. kĉl pri foto k kino, L, PK, PI, fotojn. Adr.: Foto Krujok, Klubo de Buĥarin, Taganskaja, 56, M o s k v o – 4.

K-do N. I. Ĉistjakov, Starosadskij per. 9, kv. 4, M o s k v o, dez. interŝ. PI. Resp. garantiata.

K-do V. V. Kalaŝnikov (22 j., financoficisto), Gruzinskij per. 6, kv. 6, N i j n i – N o v g o r o d, dez. koresp. kĉl. Gek-doj, L, PK, PI, PM, bfl., esp-aĵoj. Resp. garantiata. Skribu multnombre!

K-dino Klavdio Razinkova [?], Z a v i t a j a, Amurska okr., dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj, pref. kun radio-amatoroj.

K-do P. E. Blajko, Kloĉkovskaja ul. 1, D. P. S. N. 3, komn. 38, Ĥ a r k o v, dez. koresp. kĉl, L, PK, PI.

K-do N. Surovcev, Grekovskaja ul. Krochmalevskij per. 9, Ĥ a r k o v, dez. interŝ. L, PK, PI kĉl.

Adresŝanĝo. — K-do E. M. Vasilevski, Abilsaj, 15, K u s t a n a j, KSSR (stratŝanĝo).

K-do I. Erŝov, Dobroslobodski per. 22, kv. 2, M o s k v o – 66, dez. koresp. kun fotoamatoroj el ĉl. Resp. garantiata.

K-dino Ritta Keĉker (studentino), 1-j Mediniski Politeĥnikum im. Krupskoj, 4-a Grajdanska ul. 7, M o s k v o, dez. koresp. kĉl.

K-dino K. Jurko (25 j., instruistino), profŝkola, N i k o p o l, Selskoĥoz, dez. koresp. kĉl, L, PK, PI.

K-dino L. Slavinskaja (21 j., instruistino), Loŝkarivska detkolonio, N i k o p o l, dez. koresp. kĉl, L, PK, PI.

K-do Valentino Vasiljev, Vas. Ostr., 18, linia, 19-b, kv. 68, L e n i n g r a d, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-do Vladimiro Maksimov (fotoamatoro), Ĉernaja Reĉka, 51, kv. 23, L e n i n g r a d – 10, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj, interŝ. fotojn.

K-do R. Mjalk, Sveĉnoj per. 5, kv. 18, L e n i n g r a d – 40, dez. koresp. kĉl.

K-do D. Kaŝinov, Vas. Ostr., 13, linia, Klubo Jakovleva, L e n i n g r a d, dez. koresp. kĉl.

SVEDIO

K-do Einar Norman, Sturegatan, 9, M a l m ö, 2, dez. koresp. kĉl pri politiko, arto, literaturo k laboro.

USONO

K-do Ruĝamo Bonesper, p. a. Modern Bookshop, 350, East 81st. street, N e w Y o r k, C i t y, dez. koresp. kun ekstereŭropaj Gek-doj. Certe resp.

ENHAVO:

paĝo
Leipzig, la urbo de nia 9-a SAT-Kongreso 321—22
Deklaro de la SAT-Direkcio 322—23
Fiŝkaptista movado en Kanado 324
Faktoj pri Britaj Laboristinoj 324
Faktoj sen Komentoj 324
Socialismo — Kapitalismo 325
Nova organizmaniero 325
Internaciistaj pensoj 325
Kio estas “Aeroarktik”? 325
Pri Nederlando 326
La 58-a Datreveno 326
Kien iras senlabora kamarado? 326
Laboristo vizitas vilaĝon 327
Iom pri vivo kaj laboro de vilaĝa instruisto 327
Diskutejo 328
Por nia distro 328
Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo 329
Tra Esperantio 330—32
Korespondado 332

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 243, 30-a de majo 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-Jaro. N-o 243 — APERAS SEMAJNE — 30. Majo 1929

[BILDO p.1 | 44,3,55,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

EN KOLEKTIVA MASTRUMEJO

  1. aprilo mi vizitis la kolektivan mastrumejon: “Libera Vojo” (ruse: “Svobodnij Putj”) en la eksbieno “Moŝnikovo” apud stacieto Zaozerje (inter Leningrado kaj Moskvo). Jen, kie oni konstruas la novan vivon! Pasintjare ĉi tie same estis kolektiva mastrumo, kies gvidanto pli similis sinjoron ol kolektivanon, malŝatis la terkulturistojn kaj ŝtelis sen konscienco. Neniu revizio povis lin kulpigi (tiel li povis trompadi la venantojn, kvankam ĉiuj sciis, ke li misgvidas la mastrumon), kaj finfine la kolektivanoj mem “perfidis” lin. La mastrumo pereis, ĉar preskaŭ la tuta havo devis esti disvendata pro la ŝuldoj.

[BILDO p.1 | 23,46,70,68] Ksilografaĵo: barba kamparano kun korbo paŝas sur kampo kaj semas; malantaŭe ĉaro, bovo antaŭ plugilo kaj infano ĉe ĝi; birdoj en la nuba ĉielo.

Nunvintre venis en nian regionon kelkaj kamparanoj el la gubernio Tver: ili havas tro malmulte da tero, kaj ĉe ni ili volis konstrui “ĥutoron” (t. e. malgrandan vilaĝeton el 2—3 familioj enmigrintaj). Oni konsilis al ili organizi en Moŝnikovo novan kolektivan mastrumon. Ili agis laŭ la konsilo. Nun venis ankoraŭ kelkaj familioj.

Mi venis Moŝnikovon matene. Virinoj trinkigis bovinojn.

— Kie loĝas la prezidanto? mi demandis.

— Venu en la grandan domon. Kaj kiu ci estas?

— Mi estas instruisto el Doriŝĉi.

Ili lasis la sitelojn, alkuris, libere manpremis (la vilaĝaninoj ne estas tiel liberaj) — kaj mi foriris en la domon.

Sur la perono mi renkontis mezaĝan kamparanon.

— Saluton, saluton; koran dankon, ke ci venis viziti nin. Konduku la k-don supren, li diris al preteriranta knabo.

Ĉi lasta venigis min en grandan ĉambron (verŝajne, eksa sinjora manĝejo aŭ gastejo). Du junaj viroj sidis tie, kaj virino ordigis liton. Mi transdonis al ili leterojn prenitajn de mi en poŝtagentejo. Ili komencis silabi legante, kaj faris mirajn mienojn.

— Ĉu mi legu al vi?

— Legu. Ni komprenas, sed ni ne povas kompreni, kiu skribis. Mi komencis legi. La skribinto petas lin akcepti, kiel kolektivanon.

— Do, kiu skribas? Ni tute ne konas tian familinomon.

Sube estas skribita la adreso.

— Ha, nun ni komprenas. Tio estas loĝanto de malproksima vilaĝo. Certe, ni devas lin akcepti: li estas bona laborulo.

Ni parolis pri diversaj temoj. La mezaĝa kamparano (renkontinta min sur la perono) kondukis min, por ke mi rigardu la mastrumon. Unue li kondukis min en la kuirejon; tie la virinoj boligis akvon por la teo, kuiris bulkojn…

— Kaj ĉu vi neniam malpacas?

Ili ekridis: — Ne, pro kio? Certe, iafoje tio okazas, sed malofte: ni laboras kiel amikinoj.

— Jam delonge ni volas havi komunan nutradon, diris mia gvidanto: — sed forestas mono por aĉeti grandan kaldronon. Hieraŭ nin ĉeestis iu klerigfakano el Boroviĉi (distrikta ĉefurbo) kaj promesis helpi nin en tiu afero. Li multon al ni demandis, ĉion skribis en la notkajeron, promesis al ni lernejon kaj vartejon, demandis, kion ni dezirus krome; sed ni nun ne scias, kion ni devas deziri de la klerigfako!

Ni rigardis la stalojn. Nun oni konstruas grandajn stalojn (ĉar la malnovaj jam estas preskaŭ putraj), kaj la laboro estas granda. La brutaro (pli bona, ol nia Boroviĉa) estas veturigita el la hejmlando, kaj nune ĝi estas komuna.

— Antaŭ la revolucio mi vivis riĉe, diris mia gvidanto. — Mi havis 40 hektarojn da tero, kaj ĝin la komunistoj forprenis de mi. Sed mi diru al vi, ke neniam mi sola povus esti tiel riĉa, kiel mi estos en la komunumo. La malsaĝulo laboras sola, kiel laborĉevalo — kaj tamen li vivas kiel porko. Ho, nur ni havu komunan nutraĵon — tiam ni fartos bonege!

Tre trafa estas la kolektivo: botisto, forĝisto ktp. troviĝas — ĉiun metion iu povas plenumi mem.

Observinte ĉion, ni revenis hejmen kaj komencis trinki teon. Poste mi petis kunvenigi ĉiujn por rakonti pri la 1-maja festo (tio estis oficiala kaŭzo de mia vizito). Inter diversaj devizoj nunjare nia unuamaja devizo estas — kolektiva mastrumado. Rakontinte pri ĉio, pri kio mi parolas ĉie kaj ĉiam, mi diris:

— Mi devus, Gek-doj, agiti por la kolektiva mastrumado: ĉie mi agitas por ĝi, ĉie mi argumentas, disputas… Sed en via vilaĝo mi ne agu tiel: vi mem bone komprenas la utilon de l’ kolektivo, ĉar en Moŝnikovo tio estas ne idealo, sed fakto…

— Jes, respondis la aŭskultantoj.

— paĝo 2 —

334 — SENNACIULO

Poste iu partopreninto ĉe la revolucio, kiu militis en iu taĉmento, ligita kun la fama kavaleriano Budjonij, rakontis al mi multe pri siaj aventuroj.

Kaj post la 15-a horo mi foriris hejmen.

Nikolao Usov, Vilaĝo Doriŝĉi.

KIEL NI ESTAS PERSEKUTATAJ

Kio estas labor-unuiĝo? Kian celon ĝi havas? Pri tio ankoraŭ multaj laboristoj mem ne havas klaran imagon. Nuntempe oni parolas pri du grandaj klasoj, kies unu konsistas el la riĉularo, nomata kutime “burĝaro”, kaj la alia el la malriĉularo, nomata “proletaro”. Ĉi tie mi nomos la burĝaron simple “ili” kaj la proletaron — “ni”, ĉar mi mem estas proleto, kaj ili estas niaj malamikoj. Ĉu ne estas strange, ke ili faras nenion dum la tuta tago, sed havas multe da mono, grandajn domon kaj ĝardenon? Ĉiam ili sin vestas per belaj vestoj, kaj ili estas okupataj elekti lokojn aŭ objektojn por sin amuzi, maron, monton, banlokon, teatron aŭ malĉastulinojn, kiuj estas ofte tiel junaj, kiel iliaj propraj filinoj.

Plie ili havas ĉiun rajton tute libere agi; ili povas kontentigi sian deziraĉon laŭ sia volo, tiel en politiko kiel en ekonomio. La leĝo havas neniom da potenco antaŭ ili. Se ili faras krimon, ili povas senkulpigi sin per mono, kaj la juĝisto forlasas tiun aferon dirante, ke la argumentoj ne sufiĉas por kondamno. Sed se n i farus tian aferon, la leĝo severe persekutus nin, ĉar la nuna socio estas regata de ili. La burĝaro posedas militistaron kaj policistaron por sin gardi. Kiam ni estis knabinoj, oni instruis al ni, “labori diligente”, “honeste”. “Dio donos al vi riĉon baldaŭ”. Ĉu oni povos havi riĉon certe, se oni laboras diligente? Ni proletoj laboras ĉiutage de frumateno ĝis la nokto, 10 aŭ 15 horojn, ofte suferas pro ventego aŭ pluvego, sed ni devas labori por vivi.

Ni laboradas diligente, sed malriĉo neniam forlasas nin. Ni ne povas akiri monon, manĝaĵon, eĉ tiom, kiom ni bezonas por vivi. Fine la laborego kondukas nin al malsano, kaj sekve mono mankas, pano ankaŭ, kaj perdiĝas laborforto. Kiam ni bezonas libertempon pro malsano dum unu monato, multaj kapitalistoj maldungas nin kaj anstataŭigas per nova, sana laboristo. Ĉar proletoj ne havas monon, ili ne povas ricevi sufiĉan kuracadon, iafoje eĉ ne guton da medikamento. Preskaŭ ĉiuj kuracistoj estas gardistoj de la burĝaro. Se kuracisto ekscios, ke vi ne havas monon sufiĉan, li tre malvarme sintenados. Niaj K-doj ofte perdis sian vivon pro ilia malaminda senzorgemo. En la lasta jaro la registaro aranĝis asekuron por laboristoj per ruzaj vortoj: “Por feliĉo de malriĉaj laboristoj”. Ĉu tio certe estas feliĉo por ni? Ne, tute ne. Vidu, Gek-doj, kian sintenon la kuracistoj havas, kiam ni vizitas ilin kun la tabelo de laborista asekuro. Ni elspezas ĉiumonate kelke da mono el nia malmulta salajro por la asekuro, eĉ tiam, kiam ni ne havas malsanon.

Iam mi havis malsanon ĉe mia piedo, mi ne volis viziti kuraciston pro tio, sed fine laŭ la konsilo de kolegoj-laboristoj mi vizitis iun kuraciston kunportante la asekurtabelon. Mi ekvidis sur la vizaĝo de flegistino malagrablan esprimon, kiam ŝi vidis la tabelon. Post kelkaj minutoj ŝi diris: “Sinjoro kuracisto nun forestas”. “Ĉu vi ne scias, kiam li revenos?” mi demandis ŝin. “Mi ne scias precize; eble li ne revenos hodiaŭ, ĉar li havas malsanulon en tre malproksima loko”, ŝi respondis. Mi dubis pri ŝiaj paroloj, sed senvorte mi turnis min al la pordo. Tie mi renkontis malsanulon, kiu metis bandaĝon sur sian maldekstran manon.

“Ĉu sinjoro kuracisto estas hejme?” li demandis al ŝi. Mi atendis ŝian vorton kaj vidis ŝian vizaĝon. “Bonvolu!” Nur unu vorton ŝi respondis al li. Li eniris la ĉambron. La flegistino sin turnis al mi kaj diris: “Se vi iros tra tiu ĉi strato dekstren, vi trovos la domon de kuracisto bladaŭ. Iru tien!” Mi rapidis hejmen kun ruĝiĝinta vizaĝo pro kolero kaj malĝojo pri la sinteno de l’ flegistino.

Mi ofte aŭdas tian saman plendon. Ĉiumonate mi elspezas pli ol duonan dolaron por la asekuro tute vane. La burĝaro havas monon kaj militilon, sed ni nur havas nian korpan forton. Nia sola militilo estas kuniĝo. La voĉo de l’ amasoj devigis la obstinan registaron cedi: la 55-a parlamento estis disigata, kaj tielnomata ĝenerala elekto (neniu virino ankoraŭ havas voĉrajton ĉi tie) okazis unuan fojon en Japanio en 1928. Ĉ. 100 kandidatoj al nia klaso estis rekomendataj. Tamen oni ne forgesu la grandan persekuton al parolantoj kaj al nia propagando ĝenerale. Multaj helpantoj estis arestataj, afiŝoj forportataj, paroladoj ĉesigataj, kunvenejoj multfoje senhomigataj…

Tamen ni batalis kaj batalados ĝis “nia revata finvenko fariĝos reala!”

Hisano Mijake, Tokio.

“Popola domo” en Danio

Antaŭ ĉ. unu jaro la laboristaj gvidantoj en Odense sukcesis aprobigi proponon, ke ĉiuj Odense-aj laboristoj — malgraŭ la multekosta tempo kaj senlaboreco — pagos 15 danajn kronojn (ĉ. 4 dolarojn) por konstruado de nova, pli granda popoldomo. Tamen tiuj 15 kr. ne sufiĉis, kaj la ĉi tieaj bierfabrikposedantoj “donacis” sufiĉan monsumon. Tial ne plu konvenas paroli pri simpla popola domo. Ne, la nova konstruo ricevis pli belan nomon, kiu povas ofendi neniujn, t. e. “La Nova Kunsida Konstruo.” Ĝi, kiel ĉiuj pli novaj laboristaj domoj en Danio, estas konstruita en sama stilo kiel pratempaj nobelpalacoj. Super la enirejo al la festsalonego oni vidas ornamaĵon, kiu prezentas ludantajn infanojn (anstataŭ ia laborista simbolo!).

Kia vivo funkcias en tiu laborista domo? Kluba vivo, vi supozas. Ne, nur parte. La kluboj povas pruntepreni kunvenejojn en ĝi, sed estas tute alia vivo, kiu karakterizas la ejon. Se vi vespere alproksimiĝas tiun “domon de la laboristoj”, vi aŭdas ploregantajn saksofonojn, ĝemantajn violonojn ktp. Se vi eniras (ne forgesu porti kolumon, aliel vi ne estas enlasata!), vi en la teretaĝo trovas elegantan burĝan restoracion, sed ĉi tie ne estas multe da vivo. Ni trapasas la homoplenan vestiblon kaj iras en la unuan etaĝon, kie la festsalonego troviĝas. Sed ĉu tio ĉi vere estas laborista festsalonego? Ĝi estas ornamita per belaj dekoroj, iluminoj kaj lumradioj de l’ projekciilo. De la plafono kaj balkono pendas pluro da diverskoloraj paperornamaĵoj. Sur la scenejo sidas “jazz”-orkestro, kies membroj portas ruĝajn (!) jakojn. La salonego estas plenplena da junuloj kaj senzorgaj knabinoj. Sur la danctribuno oni staras kiel “fiŝoj en barelo”. Ĉi tie la junularo pasigas sian liberan tempon. Ho, kompatinda junularo!

11 082, Odense.

Arbaraj laboristoj en Usono

En la arbarlaboristaj tendaroj en Usono kaj Kanado estas rakontataj fabeloj pri Paŭlo Bunjan. De Men (Maine) ĝis Kalifornio tre famaj estas rakontoj pri li.

La iama arbarista tendaro en norda Usono estis konstruata el arbŝtipoj: unu por kuiri kaj manĝi, unu aŭ pli kiel dormejoj kaj aliaj por la brutaro. La dormkabano estas larĝa kaj malalta. Litaĉoj ambaŭflanke, unu supra vico kaj unu malsupra. En la mezo de unu ĉambro granda forno, super kiu estas pendigitaj multaj sekigotaj ŝtrumpoj odoraĉantaj. Post la vespermanĝo envenas la laboristoj. Iuj kartludas, iuj legas, sed la plimulto ĉirkaŭas la fornegon, kaj ofte estas rakontataj tiaj rakontaĉoj kiel la sekvanta pri la fama Paŭlo Bunjan kaj lia blua bovo.

“Paŭlo Bunjan estis granda arbara entreprenisto. Li havis grandan tendaron, multajn bovojn kaj unu grandan bluan bovon. Li ĉiam faris grandegajn ŝarĝojn da arboŝtipoj kaj alkroĉis per longa ŝnurego la bovojn kun la blua bovo antaŭe. Bone tiu ĉi aranĝo efikis sur la ebenaĵo; sed kiam ili eklaboris

[REKLAMO p.2] Jam mendebla kaj baldaŭ ricevebla: KANDID la ĉefverko de VOLTER en esperanta traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de la tradukinto kaj ilustroj de R. Bartelmes. 160 paĝoj. Prezo: 1,70 mk. g.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 335

sur monteta tero kaj la unua ŝarĝo venis sur monteton, la blua bovo transpasinte la valon estas sur la proksima monteto, la ŝnurego rektiĝis super la valo kaj ĉiuj bovoj estis suprenigataj tordante kaj turnante sin en la aero. Nun diris Paŭlo Bunjan: Tiu blua bovo povas tiri ion ajn, kio havas du finaĵojn, kaj li buĉis la aliajn bovojn, por manĝigi siajn laboristojn. Tiuj laboristoj estis la plej bonaj en la mondo kaj li mem estis la plej bona el ĉiuj. Sed se li koleriĝis, li blasfemis tiel, ke la tegmento de la tendaro estis forigita. Li havis grandan manĝ-kornon, sed neniu krom Paŭlo povis ĝin blovi. Kiam la laboristoj ne venis por manĝi, li blovis la kornon kaj tiam forbloviĝis kvardek akroj¹ da arbaro.

“La blua bovo devis multe manĝi kaj Paŭlo forhakis dum unu tago la arbaron de la ŝtato Dakota (Dakota ne havas arbaron) por kreskigi herbojn. Ankaŭ la blua bovo devis trinki akvon, tial li fosis la lagon Superior. Li havis grandegan tendaron kaj por forporti la drenaĵon, li elfosis la grandegan Misisipi-riveron.”

Estas multe pli da tiaj rakontoj, sed nun estas la 21-a horo kaj ĉiu devas enlitiĝi, ĉar oni volas dormi kaj la lumo estas estingita.

I. B. C. (10 449).

¹ Iama termezuro: kiom da tero oni povas plugi en unu tago per paro da bovoj.

Faktoj pri la sola zinkfabriko en Nederlando¹

La redakcio de l’ socialdemokrata organo “Het Volk” (La Popolo) sendis reprezentanton al la zinkfabriko lokita en vilaĝeto Budel apud la belga limo, por vidi la internon de tiu fabriko. Por esti certa akiri permeson eniri la laborejon, la redakcio kompreneble aplikis la oficialan vojon, petante al la direktoro, iu sinjoro Dor, belga tipo, lian konsenton. Starante en la direkciejo kaj parolante kun interpretisto, la direktoro murmuris franclingve al li: “Komprenigu al li, ke mi ne donas permeson”. La reprezentanto de l’ jurnalo kompreneble protestis, ĉar li sciis, ke reprezentanto de katolika gazeto estis ricevinta la enirpermeson. Tiam la direktoro defendis sin, rimarkigante, ke la katolika gazeto ne havas tiom da legantoj kiel “Het Volk”…

Nun la jurnalisto travagis la vilaĝeton kaj atentiĝis pri konstruo, pri kiu li eksciis enirinte, ke ĝi estas la fabrikkantino kaj samtempe estas uzata kiel kinematografejo. La kantinisto rakontis al li, ke li dimanĉe krom biero vendas 14 litrojn da junipera brando. La monaĥoj administras la kantinon, tiel ke la katolikaj estraroj fakte helpas stultigi la laboristojn per alkoholo. En la preĝejo ĉiun tagon trifoje estas legata la meso, por ke ĉiu laborulo havu okazon almenaŭ unu fojon ĉeesti. Tamen tiun okazon la laboristoj ne povas utiligi al si, ĉar ili, escepte en superjaro, laboras 365 tagojn de la jaro. En dimanĉoj ili ankaŭ laboras. Sed en dimanĉa tago la direktoro kompleze ebligas al la laboruloj aŭskulti la meson. Meze de la haladzo eliĝanta el 20 fumtubegoj, kiu malbonigas la atmosferon tiele, ke eĉ la kreskaĵo tie forvelkas, la meso estas legata de pastro, — en la fabriko mem.

Malgraŭ tiu mizerega stato la katolikaj estraroj restas fidelaj helpantoj al la posedanta klaso, provizante la animojn de la laboristoj per mesoj kaj la stomakojn per alkoholo. En tiu vilaĝeto la laboristoj ne estas organizitaj, tiel ke nenia sindikato povas influi ilin. La salajroj konformiĝas kompreneble al la tuta situacio priskribita².

Kompiltrad. H. v. Santen (10 088).

¹ Ĝi nomiĝas: “Société Anonyme des Zincs de la Campine”.

² Nia K-do bedaŭrinde forgesis citi salajrociferojn. — Red.

Kaŭzo de senlaboreco en Kassel (Germanio)

La urbo Kassel, nomata laŭde iafoje la “perlo de Heslando”, estas lokita en valego ĉirkaŭita de montaro. Tiu regiono ne malprave estas konsiderata kiel unu el la plej sanigaj en la meza Germanio. Verdire, ĝi nur ekzistas por burĝoj, oficistoj, pensiitoj k. s., kiel niaj K-doj ĉeestintaj la III-an SAT-Kongreson, kiu okazis en j. 1923 en Kassel, bone memoros. Laboristoj tie vivantaj, ĉiam, kaj precipe lastjare, mizere vivas: tion pruvas la ĉiutaga karavano da senlaboruloj, kiuj iras al la laborborso. Kaj tiu armeo konstante kreskas envicigante novulojn, kiuj ĝis nun estis okupitaj en la industrio ktp.

[BILDO p.3 | 27,36,62,55] Foto de granda kvaretaĝa konstruaĵo ĉe stratangulo, kun alta fabrika kamentubo malantaŭe. Subskribo: Administrejo de la lokomotivfabriko “Henŝel & Filo” en Kassel

Kvankam konstrulaboristoj (ĉarpentistoj, masonistoj) regule laboris kaj nun post vintra interrompo denove komencis labori (oni rimarkas preskaŭ tute novkonstruitajn urbkvartalojn), la senlaboreco ne malkreskas; sekve ĝi havas aliajn devenojn kaj ne estas speciale influata de la sezonlaboristoj. Multaj certe aŭdis pri la preskaŭ sola kaj unika industrio en Kassel, la lokomotivfabrikado de Henŝel, kies ĉefa konstruo kaj centra administracio troviĝas en ĉi tiu loko. Fakte ja en antaŭaj tempoj multaj metallaboristoj el preskaŭ ĉiuj regionoj de l’ eŭropa kontinento trovis okupon en la Henŝelaj fabrikoj. Certe iam la lokomotivo ludis la plej gravan rolon kiel interkomunikilo, kiu ebligis plej rapide atingi fremdan urbon aŭ landon.

La firmo Henŝel kaj Filo (Henschel & Sohn) okupis antaŭmilite 6—7000 laboristojn. Dum- kaj postmilite la fabrikoj eĉ pligrandiĝis kaj disvastiĝis, tiel ke proksimume 14 000 metallaboristoj estis okupataj. Diverslandaj inĝenieroj enoficiĝis. Ĉiaspecaj kaj ĉiasistemaj lokomotivoj estis ekspedataj tra la tuta terglobo, mondfamon ĝuis la firmo Henŝel & Filo.

La iama laborsistemo dekhora po tago pliboniĝis postmilite; enkondukiĝis la okhora labortago kaj nokte oni laboris en 3 alternaj dejoroj. Pro oftaj akcidentoj kaj malaltaj salajroj la fabriko en popola lingvo estis nomata “ostomuelejo”. La salajro laŭ popeca pago ŝanceliĝis inter 20 kaj 50 mk. g. semajne (5—12 dol.).

Dum 1924 komencis ĉesi la eksterlandaj komisioj; ĉiu lando nun mem konstruas por la propra bezono kaj konsumo. Neniu povis reteni la preskaŭ kompletan senmoviĝon kaj disfalon inter la fabrikaj muroj. La lokomotivoj menditaj por la germania trafiko liveris nur partuman [?] okupon al la miloj da metallaboristoj. Komenciĝis transformiĝo. Oni celis samtempe konstrui aŭtomobilojn por okupi la multajn metiistojn. Sed pro la grandega konkurenco tiu paŝo estis malfruiĝinta kaj la entrepreno malprosperis. Nuntempe laboras nur proks. 3000 laboristoj, kiuj eĉ malregule eniras la fabrikojn. Ĉiuj aliaj senlaboriĝis, inter ili ankaŭ esperantistoj, kiuj kiel la aliaj devis deskui la urban polvon kaj aliloke serĉi panon kaj laboron. La polico cetere kompensis ĉion per la gumbastono, kiu ludis gravan rolon dum kunvenoj kaj manifestacioj aranĝitaj de komunistoj kaj senlaboruloj.

Jen la sorto de iam floranta entrepreno, kiu nun preskaŭ likvidiĝis. Kies kulpo? Faktoj parolas. La evoluo de l’ tekniko varias konstante inter la kontinentoj. Reciproka konkurenco kaŭzas ĉi tie malprogresadon, aliloke progreson kaj ie haltadon. Dume la antaŭ nelonge mortinta fabrikposedanto entreprenis grandajn eksterland-vojaĝojn kun multnombra akompanantaro, instaliĝis kaj amuziĝis en mondfamaj banlokoj, kaj ne plu interesis lin la sorto de liaj laborejoj kaj laboristoj. Li preferis luksan vivadon. Ĉu en tiu momento ne estis ĝusta tempo por la metalistoj renversi la fisistemon kaj mem agi.

En nuna momento la laboristoj havas ioman esperon resti okupataj, ĉar la firmo provas adaptiĝi al la cirkonstancoj, ekkoninte, ke aŭtomobiltrafiko kaj aeronaŭtiko reduktis la fervojan trafikon kaj sekve limigas la lokomotivkonstruadon. Oni publikigis, ke Henŝel & Filo kun la firmo Mafai en Munĥeno kontraktis pri kuniĝo de ambaŭ entreprenoj. Tio povos alporti utilon al la laboristaro de tiu grandfabriko.

Mailand (265), Kassel.

— paĝo 4 —

336 — SENNACIULO

FLORAS LA BLANKRUSA KULTURO

Miĥasj Ĉarot¹

Oktobra revolucio en Blankrusio donis eblon al tre intensa kaj rapida kresko de blankrusa literaturo. Al poetoj kaj verkistoj de l’ antaŭoktobra periodo (Jakub Kolas, Janka Kupola, Ciŝka Hartni, Zim. Bjadula k. a.) aliĝis nova rondo da junaj verkistoj kaj poetoj, kiuj kreas literaturon venantaj el laboristkamparanaj amasoj. Tiu ĉi junularo formas la komencon de proleta blankrusa literaturo.

En la rondo de ĉi tiuj junaj verkistoj gravan lokon okupas Miĥasj Ĉarot (vera nomo: Miĥasj Kudelka). Kiel filo de malriĉa vilaĝano li de siaj infanaj tagoj komencis sperti la severan lernejon de l’ vivo. Kiel infano li paŝtis brutaron kaj helpis en vilaĝa mastrumado. Kun malfaciloj li sukcesis eniri lernejon kaj poste instruistan seminarion, kiun li forlasis en la boraksa jaro 1917. Ĉarot soldatiĝis. En la armeo li konatiĝis kun la revolucia movado kaj de nun partoprenis aktive en revolucia batalo pro Soveta Blankrusio. En la vicoj de partizanoj² per la pafilo li batalis por liberiĝo de Blankrusio de polaj k. a. bandoj. Al pafilo aliĝis nova batalilo, la v o r t o. Komence de 1918 li presigis siajn versojn en blankrusa lingvo. Estante partizano en la vivo, li restis sama partizano en poezio. Li vokas la popolon, ke ĝi “leviĝu el sonĝo” — al batalo. La unuaj verkoj de li skribitaj staras sub la sugesto de nacia apartiĝo — (“Lando mia, ĉarma mia”). Sed revolucia batalo kondukas lin al interna krizo, kaj en la poezio sonas jam klasaj motivoj.

“Neĝoblovado”, unua aro da versaĵoj, enhavas unuajn alvok-poemojn kaj versojn de Ĉarot. Li tre amis sian landon; li tre bone komprenis la dezirojn de sia popolo. Blankrusio estis tiam la areno de intercivitana milito. Tra Blankrusio pasis germanaj armeoj. Miloj da vilaĝanoj forkuris. Poste alvenis poloj, kiuj tute detruis la vilaĝan mastrumadon. Blankrusio estas kamparana lando. La loĝantaro plejparte estas malriĉa vilaĝanaro, kamplaboristaro, industrilaboristoj, — t. n. “nudpieduloj”. Ilin Ĉarot prikantas en sia bonega poemo “Nudpieduloj sur la brulloko”. Tiu poemo estas la unua en proleta blankrusa literaturo. Ĝi ne estas poemo de organizita urba proletaro, sed de nudpiedularo, kamparana malriĉularo, blankrusia duonproletaro.

En tiu poemo la heroo, la nudpieduloj, travivas la revolucion en Blankrusio. “Milito kaj fajro” — jen Blankrusio en tiu tempo. La nudpieduloj vivas mizere.

“Laboru por sinjoro,
Laboru por subsinjoro!”

Kreskas malkontento:

“Per kruco ilin bati ĉe barilo…
Sed ci silentas!”

Sed revolucia flamo en oriento pli kaj pli kreskas. Fajreroj falas en Blankrusion. Venas novaj tagoj.

“Estos por multaj varmege,
Al ni nur varmete! Pereas preĝejoj, palacoj! Ĉio brulas.
Pereas kultura riĉaĵo de riĉuloj, kiuj nomas nudpiedulojn malsaĝuloj, ĉar ili neniigas en la flamo riĉojn de l’ jarcentoj.
Silentu, ĉar ni vin per pugnoj batos! Ĉu ci aŭdas? Ni — ni!”

Flamo neniigas centjaran premon kaj malliberon. Sed tiu flamo portas novajn penojn, intercivitanan militon, militon kontraŭ kapitalo. Bresta paco kaj militiro kontraŭ Sovetio. Flamo estingiĝas sub la botoj de l’ Vilhelmaj armeoj. Denove premo por vilaĝanoj. Sur stratoj — oficiroj, en bienoj — bienuloj, en urboj — oficistoj, prostituinoj proponantaj: “Ekamu, kvankam iom, kamarado!” Nudpieduloj vagas — rigardante orienton.

“Ni ekmemoros ĉion pri vi…
Rabistoj…”

Sed foriris germanaj soldatoj… alvenis poloj… Ili okupas Minskon kaj tutan Blankrusion. Denove ĝemas la vilaĝoj. “Novaj sinjoroj — novaj kantoj”. Nunpieduloj preparas batalon. Partizanaj taĉmentoj en arbaroj kaj inter marĉoj kreskas por prepari novan brulon! Nudpieduloj — nudaj iras batalon.

“Donu Varsovion!…”

La packontrakto de Riga finas batalon, sed Blankrusio ne tute liberiĝis. Restis parto ĉe poloj. Sed Ĉarot kredas, ke estos vento, estos brulo, kiam nudpieduloj de l’ tuta mondo unuiĝos. — Finiĝis milito, komenciĝis konstruado de l’ nova vivo. Sed tiuj, kiuj himnojn kantis al libera paco, rifuzis konstruadi socialismon. Intelektularo ne volis labori kune. Nudpieduloj mem komencis konstruadon.

“Horo post horo… Proksimiĝas la venko,
Standardo ruĝa super mond’
Ol krucon porti, pli bone sub ĝi kuŝi.
Trumpetu himnon, trumpetist’.”

Jen la enhavo de l’ poemo. Mi volonte vidus, ke niaj blankrusaj K-doj tradukus ĝin esperanten. En historio de l’ blankrusa literaturo ĝi estas la unua proleta versaĵo.

La milito finiĝis. Ĉarot partoprenas aktivan konstru-laboron. Ankaŭ ĉi tie li estas la unua. Samtempe li verkas unuan muzik-komedion (“Na Kupalje” — Kupalje estas kamparana festo; nokte, laŭ legendo, floras filiko). Poste li verkas “Printempalveno”, rakontojn, kiuj priskribas alvenon de revolucio ĉe vilaĝo. En tre malproksiman vilaĝon alflugas aeroplano. Kamparanoj neniam ĝin vidis. Oni nomas ĝin “diabla birdo”. Sed la pilotoj klarigas ĉion al vilaĝanoj. Komenciĝis amikeca babilado. En vilaĝanoj la “malnovo” estas forta, sed la “novo” venkas iom post iom.

Multajn aliajn verkojn Ĉarot skribis

¹ Ĉarot signifas kanon (p h r a g m i t e s c o m m u n i s latine).

² Neregulaj trupaj taĉmentoj, armitaj, sed ne uniformitaj.

Vilaĝana geedziĝo en Sovetio

Apud la nova, post la Oktobra Revolucio dekretita, civil-registrado de geedziĝoj, en Sovetio, precipe en vilaĝoj, tamen ĝis nun sufiĉe da geedziĝaj ceremonioj okazas per helpo de l’ eklezio. Tiujn ceremoniojn preskaŭ ĉiam akompanas diversaj kamparaj moroj kaj kutimoj.

Nun mi provos doni al la legantaro de “S-ulo” iun imagovon [?] pri tiuj ceremonioj. — Kiam por junulo venas tempo edziĝi (18—23 j.), li, kun siaj gepatroj, antaŭelektas iun junulinon, decan esti lia edzino laŭ laboremo, deveno kaj doto.

Kaŝrimede ili informas la gepatrojn de la junulino pri sia intenco alveni por svati, kaj, okaze de favora respondo, oni sin vestas per plej bonaj vestoj kaj kune kun filo iras aŭ veturas en hejmon de la elektitino. La gemastroj, same feste vestitaj, bone ilin akceptas: oni preparas samovaron¹ por tetrinkado, regalas per plej bonaj nutraĵoj kaj diras diversajn afablaĵojn. Sed ĉe la komenco de svatado ne unu vorto estas parolata pri la vera celo de l’ vizito. Nur post longa konversacio pri plej flankaj aferoj kaj okazintaĵoj, la alvenintoj ekprovas iom aludi ĝin.

“Ho! Kiel malfacile estas nun vivi por nia familio! Ĉe ĉiu laboro oni devas sukcesi esti ĝustatempaj, sed ho ve! — en nia familio mankas panakiraj manoj…” — tiele, ordinare, komenciĝas svatado.

“Nu, vi ja havas fianĉ-aĝan filon”, respondas la mastro, “ruze” proksimigante la aferon al la de ĉiuj dezirata temo.

“Jes, sed kie oni sukcesos trovi bonan junulinon?” daŭrigas la gasto.

“La bonan junulinon oni al ni rifuzos, sed la malbonan ni ne deziras akcepti. Jen vi, ekzemple, havas tre bonan filinon, sed, verŝajne, vi ja malkonsentus, se ni svatus ŝin?”

Fine, post longaj citfrazoj, similaj al la supraj, la gesvatantoj demandas pri konsento de la gejunuloj, kaj ricevinte ilian jesan respondon, oni ekintermarĉandas pri doto, jen fanfaronante, jen plendante dum plej profitaj momentoj. La estontaj geedzoj tute ne partoprenas tiujn diskutojn kaj foririnte flanken aŭ en alian ĉambron, ili interparolas tie mallaŭte.

Interkonsentinte pri ĉio, oni alportas felpelton, ikonon, panon kaj salon, por fari la religian ceremonion de benado. Sur la felpelton, planksternitan per felaĵo supren, antaŭ tukkovrita tablo, oni starigas la gejunulojn. Oni preĝas kaj benas ilin, ĉirkaŭportante ĉe l’ kapoj ikonon, panon kaj salon kaj fine petante ilin kisi tiujn ceremoniaĵojn. Ĉiuj gratulas la gefianĉojn kaj unu la alian. Regalado komenciĝas.

Se la familioj ĝis tiam ne estis interkonataj, la alian tagon post svatado la fianĉinaj gepatroj venas al domo de l’ fianĉo por rigardi riĉon de la estonta bofilo. La familio de la lasta montras al ili ĉion, kio havas ian valoron, laŭ vidpunkto de kamparano-terkulturisto. Ne malofte tamen okazas, ke oni trompas ilin, montrante tiuokaze valoraĵojn prunteprenitajn de najbaroj.

¹ Rusa te-maŝino.

— paĝo 5 —

kun revolucia patoso dum la batalperiodo (“Griŝka, porkpaŝtisto”, “Bastŝuo blankrusia”, “Drinkejo”, “Lenin” “Marina”). En 1923 li organizis kaj gvidis unuan verkistan taĉmenton “Junularo”. Li nun estas membro de Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj de BSSR kaj ĉefredaktoro de gazeto “Soveta Blankrusio”. Tial ne restas al li multe da tempo por daŭrigi verkadon. Tamen aperis novaj verkoj priskribantaj la socialistan konstruadon.

Ĉarot jam multon donis al la blankrusa literaturo kaj ankoraŭ multon donos. Ni povas tion atendi.

Dim. Snejko, Minsk.

★

PATRO DE UKRAINIA KOOPERACIO

Dum proksimaj tagoj tuta Sovetio solene festis jubileon de veterano, fondinto de ukrainia kooperacio, Nikolao Levitski. Pasis 70 jaroj de lia plenlabora rimarkinda vivo. Antaŭ nelonge okazis ankaŭ 50-a datreveno de lia senlaca, soci-kooperativa agado por la bono de ukrainia kooperacio. Tutan sian vivon li dediĉis al kooperativa laboro.

[BILDO p.5 | 20,34,37,51] Portreto de maljuna viro kun granda blanka lipharo kaj barbo, portanta felĉapon (Nikolao Levitski).

De 1884 li propagandis inter kamparanoj komunan terkulturadon. En 1894 li fondis la unuan kamparanan kooperativan asocion. Baldaŭ sub lia gvidado fondiĝis en suda Ukrainio 125 similaj kooperativaj asocioj. Naskiĝinte rezulte de energia agado de K-do Levitski, la kooperativa movado disvastiĝas tra la tuta tiama Rusio, Siberio, Polio…

Krome, K-do Levitski estas fondinto de multnombraj laboristaj kaj metiistaj asocioj. Li fondis multajn konsum- kaj kredit-kooperativojn kaj estis ĉiama flama defendanto de kooperativaj ideoj. Dum multaj jaroj K-do Levitski estis reprezentanto de l’ ukrainia kaj rusia kooperacio ĉe internaciaj kooperaciaj kongresoj: Parizo (1896), Kremono (Italio, 1907), Hamburgo (1910), Stokholmo (1927); membro de kooperaciaj kongresoj en Serbio (1898), en Lvov (tiama Aŭstrio, 1910) ktp.

Dum cara reĝimo li partoprenis “kontraŭleĝajn” politikajn rondetojn. Sovnarkom (Komitato de popolkomisaroj) de Ukrainio pro grandaj meritoj de K-do Levitski difinis al li personan pension. Por ni, esperantistoj, estas tre grava, ke K-do Nikolao Levitski, unu el la plej eminentaj ukrainiaj soci-agantoj, — estas sincera amiko de nia esperanta movado.

Li turnis sin al la redakcio de Kieva “Esperanto-Bulteno” kun granda letero. Parton de sia letero li dediĉas al la rolo de esperanto por la kooperativa movado. Li skribas jenon:

“Mi turnas min al ĉiuj fratoj-kooperativistoj kun frata saluto kaj sincera peto atenti gravan rolon de esperanto por la afero de disvastigo de tuthomaraj ideoj, ankaŭ tiuj de kooperacio. K-doj kooperativistoj! mem lernu esperanton kaj disvastigu ĝin inter kooperaci-laborantoj por la bono de kooperacio kaj por la servo de l’ tutmonda laborularo!”

Ĉi tiun alvokon ni disaŭdigis radie per Kieva sendstacio. La jubileanto donacis al la redakcio de Kieva “Esp. Bulteno” sian portreton kun jena surskribo: “Al karaj fratoj-esperantistoj — sincera amiko de internacia lingvo esperanto, malnova kooperativisto Nikolao Levitski, 16. 4. 29, Kiev.”

Multajn jarojn de fruktedona laboro por la bono de proleta kooperacio kaj esperanto ni deziru al nia glora kunbatalanto…

D. Viktorov-Ĉehoviĉ (5627), B. Egers (4544), redaktantoj de “Esperanto-Bulteno”, Kiev.

Tipografista vivo en Aŭstrio

Jam multaj “Tagoj” aperis en “S-ulo”, sed malmultaj aŭtoroj menciis la lokon, kie ili vivas, laboras, loĝas. La legintoj de tiuj “Tagoj” ne eksciis, en kiu lando troviĝas la “Tag”-verkinto, ankoraŭ malpli, en kiu urbo, vilaĝo aŭ vilaĝeto. Tio estas serioza manko kaj faras la koncernajn artikolojn malinteresaj. Mi tial avertas ĉiujn verkontojn de “Tago”, nepre atenti tiun gravan aferon! — J. B.

Estas konata ĉefurbo de Aŭstrio — Vieno — en kiu, escepte de kelkaj interrompaj okazoj (vojaĝoj, milito), mi vivas depost mia naskiĝo. Mi estas tipografisto, pli precize dirite, kompostisto (man- kaj maŝinkompostisto — “Linotipe”-maŝino). Post kvarjara lernado en tiu ĉi metio (1906 ĝis 1910) mi estis okupata en kvin laborejoj (presejoj) dum daŭro de tri ĝis ses jaroj. Nuntempe mi seninterrompe laboras jam kvin jarojn en la kvina laborejo.

Ĝenerale mia laboro estas 48-hora semajne; efektive ni laboras la unuajn tagojn, t. e. de lundo ĝis vendredo, ok kaj duonan horojn, la lastan tagon, sabaton, kvin kaj duonan. Tiele ni jam ĉesigas laboron sabate je la 12-a kaj duono posttagmeze. Laborkomenciĝo je la sepa matene; la tagmanĝa interrompo daŭras unu horon. Post unu jaro da konstanta restado en la sama laborejo ni ricevas leĝan oktagan libertempon, post kvin jaroj dekkvartagan (= du laborsemajnojn). La festotagoj, ŝtataj kaj katolikaj (ekleziaj), krom dimanĉoj, je kiuj ni ne laboras, estas tamen pagataj. Se ni laboras en tiaj tagoj pro tro necesa farotaĵo, ni ricevas plipagon konforman al la taga salajro (duoblan tagsalajron). Por ekstertempa laboro (post ordinara labortago) ni ricevas 50% pli da pohora salajro. La samajn laborkondiĉojn ĝuas mia edzino, kiu laboras en litografipresejo. Ŝi nur povas monakiri, ĉar ni estas seninfanaj.

Meza salajro (semajna) mia sumas je 82 ŝilingoj aŭstriaj¹; mia edzino ricevas

¹ Unu usona dolaro = 7 aŭstriaj ŝilingoj.


Dum la sekvantaj tagoj la fianĉo, jam sola, vizitas sian fianĉinon, kiu tiutempe ĉiam estas okupita per kudrado de dotaĵo. Kiel unuan donacon ŝi devas kudri al sia fianĉo… kalsonon.

Kelkajn tagojn antaŭ la fiksita dato de geedziĝo en la kabano de l’ fianĉo kolektiĝas vilaĝanaj junuloj kun harmonikoj, kaj balalajkoj² por festi adiaŭan tagon de sia kamarado, t. n. knabfeston. Kunpreninte brandon kaj diversajn manĝojn, oni sub akompano de muziksonoj kondukas la fianĉon al… ŝvitbanejo. Tie oni drinkas, sin regalas per manĝoj, kantas, ludas kaj… lavas la fianĉon.

Matene, dum tago de l’ geedziĝo, oni veturigas la fianĉinan doton al la domo de l’ fianĉo kaj dismetas ĝin en ĉiuj anguloj de l’ kabano, por ke ĉiuj vidu ĝian abundon. En la domoj de ambaŭ familioj dematene kolektiĝas multnombraj parencoj kaj aŭdiĝas laŭtaj, tede unutonaj kant-ploregoj de maljunulinoj-ploristinoj. Ili priploras fraŭlan senzorgecon, liberecon kaj patrinan ĉagrenon pri “perdo” de filo, post la enmiksiĝo de alia virino en lian vivon, ktp. Post beno per ikonoj, pano kaj salo ĉiuj, krom la gepatroj, kavalkade, per ĉevaloj rubandornamitaj, rapidege veturas preĝejon. Ĉe la forveturo oni pafas aeron per ĉaspafiloj por timigi malbonajn fortojn for de la vojo. Vilaĝanoj de preterpasataj vilaĝoj profitas la okazon por bari per ŝnuregoj kaj lignostangoj multloke la vojon de l’ kavalkado kaj postuli monan elaĉeton pro la fianĉino.

Laŭ kamparanaj moroj fianĉo, dum la vojaĝo al preĝejo, ne devas rigardi posten por vidi la fianĉinon, ĉar tiu fakto kaŭzus al li malfeliĉan vivon. Ankaŭ, kiu el la geedziĝantoj kiel unua starigos la piedon sur tapiŝon, sternitan antaŭ altaro en preĝejo, tiu ĉiam, laŭ kamparanaj moroj, superos la kunligat(in)on. Ĉe l’ reveno el la preĝejo la gepatroj de l’ fianĉo renkontas la nov-geedzojn, apud kabana sojlo balaante antaŭ ili teron kaj superŝutante ilin per avenaj, sekalaj kaj tritikaj grajnoj, por ke ili ĉiam havu vivan vojon plenan da tiaj grajnoj. Trian fojon oni benas ilin per samaj beniloj, kun felpelto sur piedoj, kaj komenciĝas regalado, kantoj, dancoj kaj ludoj.

La geedziĝa festtablo konsistas ordinare el vianda supo, fiŝoj enbakitaj en sekalan aŭ tritikan paston, kaĉo kaj oksikoka kompoto. Oni manĝas kune el unu plado kaj tostas dum la manĝado je la nov-geedzoj kaj instigas unu la alian por reciproka kiso. La festo daŭras 1—3 tagojn.

Tamen ne ĉie en Sovetio oni same edzofestas. En kelkaj regionoj oni festas ankoraŭ pli absurde kaj kamparopompe. Mirigaj estas iuj ceremonioj kaj kutimoj — resto de la malnova tempo en vilaĝoj lokitaj tre malproksime de kulturcentroj. Jen estas preskaŭ netuŝita kampo plena da laboro por klerigantoj kaj sendiuloj. Soveta registaro jam provas forplugi tiun kampon per malfermo de lernejoj, kabanlegejoj kaj kontraŭreligia propagando en kamparo. Rezultoj de tiuj agoj certe sekvos.

J. Grigorjev (11200), Leningrado.

² Rusa kord-instrumento.

— paĝo 6 —

kiel presej-helpistino 40 ŝil. Nia ambaŭa monakiro faras do sumon de 122 ŝilingoj semajne. De tiu ĉi sumo ni depagas jam en laborejo mem:

por deviga malsanula asekuro ambaŭ po ŝ. 3.44 6.88 ŝ.
por ŝtata prisalajra imposto ambaŭ proks. 1.99 „
por meti-organiza kotizo (mi) 4.70 „
„ „ „ „ (mia edzino) 1.83 „
Sume 15.40 ŝ.

Ĉar mia edzino bezonas tutsemajnan veturbileton surtraman por atingi sian laborlokon, nia depago plialtiĝas je 1.60 ŝ. Do nia semajna depago faras 17 ŝilingojn. Restas 105 ŝilingoj. Por vivkostoj (du personoj) ni elspezas ĉiusemajne proksimume 60 ŝilingojn; t. e. por nutraĵoj, diversaj vivbezonoj, lumado, hejtado kaj lupago. La pago por luado estas preskaŭ neatentinda: por duĉambra loĝejo (loĝoĉambro kaj kuirejo) ni pagas monate ĉ. 10 ŝilingojn. La restsumo de 45 ŝ. kontentigas niajn bezonojn je vestado, amuzoj, novaj loĝejaj objektoj.

Paro da ŝuoj kostas ŝil. 35— 40
Vestaĵo porvira „ 200—300
Ĉapelo „ 20— 35
Ĉemizo „ 15— 30

(La prezoj indikitaj rilatas bonkvalitajn aĵojn). Riparo de ŝuoj (plando kaj kalkanumo novigitaj) ŝ. 6—8

Nia efektiva ŝparo estas malmulta, ĉar kiam ni ŝparis iom da mono, ni certe jam bezonas ion, kio forkonsumas la tutan ŝparitan sumon. Se ne ankaŭ mia edzino kunhelpus laborakiri monon, nia vivstato certe ne estus bona. Konsekvence de tiu ĉi buĝeto ni ne alsopiregas infanon. Ĉar kiam ekzistus infano, mia edzino ne plu povus daŭrigi sian kunhelpadon pro tio, ke ŝi devus varti infaneton. Ĉu estas egoisme pensi tiel, aŭ ĉu estas saĝe?…

Ĉar mi ofte rimarkis, ke interesiĝas tutmonda tipografistaro pri laborkondiĉoj kaj salajro de aŭstria tipografistaro, mi citas jenajn salajrajn ciferojn (la verkinto sendis tutan tabelon, kiun represi en “S-ulo” pro ĝia amplekso ne oportunas — Red.):

Laŭ kvar salajro-ŝtupoj (dividitaj laŭ loka situacio — por Vieno valoras ekz. la plej alta ŝtupo) tipografi-metiistoj en Aŭstrio ricevas (semajne) minimumon de 33.80 ĝis 67.50 ŝil.¹ presej-helpistoj de 24.90 ŝil., ĝis 47.10 ŝil., presej-helpistinoj de 12.70 ŝil. ĝis 35.60 ŝil. (ĉe ĉi lastaj oni gradigas inter komencantoj kaj kvalifikitaj helpistinoj).

Jo-Bo Vieno.

¹ La diferenco moviĝas ne nur laŭ la “ŝtupo”, sed ankaŭ laŭ la aĝo.

[REKLAMO p.6] Estas aperinta la maja kajero de LA NOVA EPOKO la 32-paĝa interesplena monata revuo de SAT. EDUKADA SERIO. Enhavo: Novaj edukaj teknikoj: Kino, radio, presarto. Inter Ni. Daŭrigo de: Historio de la Mondolingvo (Drezen). Tiu ĉi parto pritraktas la historion de Volapük. La unuopa kajero kostas 0.35 mk. g. Mendu ĉe: Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO

16. La komunismo de Tabor

En la jaroj 1418—1421 kaj sekvantaj, do precize 500 jarojn antaŭ la rusa kaj germana revolucioj, estis Tabor (Ĉeĥoslovakio), kiel nun Moskvo, la centro de ĉiuj revoluciaj kaj komunistaj celadoj de Eŭropo. En la komenca unuakristana entuziasmo Tabor vivis kiel la jeruzalema prakomunumo. La spirito de l’ frateco regis ĉiujn, kiuj iris tien kun puraj koroj. Ĉiuj klas- kaj posed-diferencoj malaperis; oni ne konis tie “mian kaj cian” parton, el kio venas ĉiuj malbonoj. Profunda pieco kaj ĝojo, laboro por la komuno, popolkunvenoj kaj popolfestoj sub libera ĉielo distingis la vivon de l’ Taboranoj.

Tiam alproksimiĝis la seriozo de l’ epoko: batalo kaj milito kontraŭ iliaj persekutantoj kaj subpremantoj. La Taboranoj dividis sian loĝantaron en dom- kaj kamp-komunumojn; ĉi tiuj militiris, tiuj zorgis pri vivrimedoj — partigo de l’ devoj, kiel en antikva epoko ĉe la sŭevoj kaj ĝenerale ĉe la germanoj. La aŭstra poeto A. Majsner (germ.: Meissner) (1822—1885) prikantis en sia epopeo “Ciska” tiujn ĉi batalojn kaj esperojn de Tabor.

En tiu ĉi atmosfero plenigita de prakristanaj liberiĝ-ideoj kaj apokalipsaj streĉoj eksplodis fine de 1419 furora entuziasmo, kiu ekflamigis la amasojn kaj metis en staton de admirinda sinoferemo kaj esperemo, sed ankaŭ faris ilin akceptemaj por ĉiuj ekstrem-komunistaj ideoj. La pikardoj proklamis en Tabor la baldaŭan revenon de Jesuo, kiu starigus la “miljaran regnon”, la komunistan ŝtaton de l’ estonto, en kiu reviviĝus la martiroj de l’ kristanismo-komunismo (i. a. Hus kaj Hieronimo), en kiu la kamaradoj vivus egale kaj libere sen reĝoj nek homaj leĝoj. Eklezio, ŝtato, teologio kaj la tuta skolastika doktrinaro malaperus. Inter la bohemaj ekstremuloj estis pastro nomata Martinek Huska kun alnomo: la elokventa, kiu fariĝis ĉefa agitisto por tiuj ideoj.

Tiu forte ekstrema tendenco kondukis ĉe la adeptoj al poligamio. Ili nomiĝis poste Adamidoj, ĉar iliaj membroj, malrespektante la kutimojn de l’ civilizo, ne hontis sian nudecon. La moderaj Taboranoj sub Ciska (Ziska), kiuj same kontraŭstaris kaj persekutis la ekstremajn komunistojn, kiel la Kalikstanoj¹ ĝenerale la komunismon, fine de 1421 militiris kontraŭ la Adamidoj kaj ekstermis ilin ĝisradike.

Rigardante la okazojn de l’ Husida² historio de 1418, oni povas diferencigi jenajn tendencojn: Kalikstanoj, moderaj socireformemuloj, komunistoj kaj ekstremaj komunistoj. La Kalikstanoj estas kompareblaj kun la hodiaŭaj burĝaj radikaluloj (en Germanio: demokratoj); la Taboranoj enprenis unue ĉiujn elementojn, kiuj estis maldekstre de la Kalikstanoj, do laŭ hodiaŭaj difinoj: la socialistoj kaj komunistoj. La moderaj Taboranoj kun Ciska similis al la socialdemokratoj; la maldekstraj Taboranoj estis nunaj sendependuloj kaj komunistoj; la “ĉiliastoj” (t. e. kredanoj pri miljar-regno) estis la hodiaŭaj ekstremaj komunistoj, kiuj atendas tujan mondrevolucion.

La packontrakto de Prago (1433), kiu kontentigis la ekonomiajn kaj tre moderajn spiritajn interesojn de l’ Kalikstanoj kaj dekstraj Taboranoj, kreis tre danĝeran pozicion por la maldekstraj Taboranoj. Submetiĝo signifus perfidon je ilia pasinto, opozicio signifus militon kontraŭ la antaŭajn kunsocianojn, kiuj superis nombre kaj ekonomie la maldekstrulojn, tiom pli ke ankaŭ la katolikaj kaj por-imperiaj tendencoj sin turnis kontraŭ la maldekstraj Taboranoj. La Pragaj kontraktoj kreis fakte koalicion nobelan-burĝan-socireformieman kontraŭ la komunistoj. Tamen tiu lasta tendenco restis en plej akra opozicio, tiel ke devis okazi decida batalo, kvankam la fino ne povis esti duba. 30. majo 1434 okazis tiu batalo ĉe Lipar (Ĉeĥoslovakio). Armeo de 25 000 koaliciuloj staris kontraŭ 18 000 komunistoj. La batalo daŭris tagon kaj nokton; fine malvenkis la komunistoj, kiuj perdis ĉ. 13 000 homojn kun la armeestro Prokop. Tamen reekbatalis la transvivantoj samjare en decembro, sed ne plu formis seriozan potencon.

La sekvo de tiu malvenko estis, ke en 1483 la bohemaj kamparanoj servutiĝis. Ankaŭ la cedoj de l’ eklezio iom post iom estis renuligataj. La sola spirita rezulto de l’ Husidaj militoj estis la transplanto de la doktrinoj de Hus kaj Viclif (angle: Wycliffe, 1320/84) en Germanion, kiuj rimarkiĝis en la germana kamparana ribelo (ĉ. 1525).

¹ La “Kalikstanoj” nomiĝis laŭ la “kaliko” (latine: calix), kiu simboligis ilian postulon: egaleco kristana inter pastraro kaj laikoj.

² Husidoj-adeptoj de Hus’a doktrino (Hus predikis kristanan simplecon kaj agitis kontraŭ la pastraro, estis bruligata en 1415).

Por nia Distro

[BILDO p.6 | 62,69,92,87] Karikaturo: dika viro sidas sur seĝo apud lito, en kiu kuŝas malsanulo sub floroornamita kovrilo; sur la muro pendas bildkadro, sur la planko tapiŝo.

“Krome mi volus havi la rimarkon en mia testamento, ke ĉe mia tombo estu aŭdigataj tri piaj kantoj!”

“Jes, kiujn vi deziras aŭdi?”

— paĝo 7 —

SENNACIULA JUNULARA PAĜO

Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: 14, avenue de Corbéra, Paris XIIe (Francio).

Arto estas batalilo

La klaskonscia, revoluciema junularo en Sovetio kaj Germanio fondis en la lastaj jaroj el siaj vicoj tre viglajn kaj rimarkindajn ludgrupojn. Ili donis al si la taskon, per prolet-tendencaj teatraĵoj, proletaj “revuoj”, parolĥoroj ktp. helpi forigi la indiferentecon inter la plenaĝa laboristaro kaj ankaŭ inter la junularo. “Ni volas vekiĝi, ni volas varbi”, tio kvazaŭ povus esti la batalvoko de tiuj ĉi rondoj, kiuj nomis sin per la trafaj nomoj: “Bluaj bluzoj” — “Ruĝaj fanfaroj”, — “Migraj ratoj” — “Ruĝaj paseroj” — “Ruĝaj fungoj” ktp.

Preskaŭ ĉiu laboristo, kiu interesiĝas iom pri la proleta fest-aranĝado, povas vidi ilin, kiel ili kun arda entuziasmo kaj fervoro ludas. Nur ludas? Tute ne! Ili travivas ĉiun vorton parolatan kiel vero, kiel realo! Kaj tiuj junaj laboristoj, ludante sur la scenejo scenojn el la vivo de l’ laboristaro, el la vivo de l’ fabriko, kiuj tiel bonege scipovas reprezenti la mizeron kaj la suferojn de l’ subpremata homaro, ili kapablas reentuziasmigi kaj revarmigi denove la malvarmetiĝintajn korojn de l’ maljunuloj kaj junuloj. Oni povas observi ĉi tiun fakton ĉiam, kiam je l’ fino de teatraĵo estas ekkantata la “Internacio” aŭ ia ajn alia revolucia kanto. Ĉiuj aŭskultantoj ekstaras kaj kun brilantaj okuloj kaj flama entuziasmo kunkantas. Mi certe kredas, ke ili ankaŭ kunagos, kiam estos donita la ĝusta momento. Tiele devas esti! Ni, la revoluciema laboristaro kaj junularo, ni ne nur aranĝu festojn pro la festoj mem, tion povas fari la burĝoj. Niaj festoj ĉiam estu pecoj el nia vivo, travivataj kun la tuta sentema koro kaj animo! Niaj festoj ĉiam estu denove la pruvo, ke ni estas pretaj, renversi la nunan sistemon kaj starigi la novan, la socialistan socio-ordon!

Por tiu granda faro ni bezonas klerigatajn, preparatajn homojn, novajn homojn, — oni kvazaŭ povus diri! Homoj, kiuj ne seninterese pritraktas la vivon laboristan, homoj, kiuj observas la mondpolitikon kaj la ekonomiajn rilatojn inter la popoloj. Atingi tiun grandan celon, volas helpi la proletaj ludrondoj per siaj, al ĉiuj laboristoj facilkompreneblaj, ludado kaj prezentado. Kaj mi kredas, ke ili jam atingis multe, ke ili jam forigis eron da indiferenteco el la cerboj de l’ laboristoj. Almenaŭ en pli grandaj urboj oni povas konstati tiun ĉi fakton, sed en multaj provincaj urboj kaj en multegaj vilaĝoj mankas ankoraŭ tio. Kvankam ne estas eble, fondi en ĉiu provinca urbo ludgrupon, do certe estas eble, aranĝi de tempo al tempo kulturvesperojn, kiujn povas organizi la proksimaj grandurbaj ludgrupoj.

Pro tio mi volas alvoki vin, Gek-doj de l’ tuta mondo, fondu proletajn ludgrupojn, ĉie, kie vi povas! Kolektu la aktortalent-havajn membrojn el viaj lokaj grupoj kaj studadu prolet-tendencajn teatraĵojn! Kreu kulturvesperojn!

Arto estas batalilo!

F. R.

EPIZODO

Grandega kafejo en la centro de la urbo, lumreklamo, kiu dolorigas la okulojn, malmultaj homoj rapidantaj pro malvarmo. Vento hurladas kaj neĝeroj ŝanceliĝas teren. Aŭtomobiloj alveturas kaj homoj bonvestitaj malaperas en kafejon.

Kaj jen kuras junulo, celanta al la pompa enirejo. Homo sen varma mantelo, sen ŝirmanta ĉapelo, pelata de vento kaj ĉasata de malvarmego. Kune kun neĝeroj puŝas lin la ventego tra la antaŭpordo. La junulo hezitas eniri, sed fine li trapasas la pordkurtenon. Bonodoron de kafo kaj fumon de luksaj cigaredoj li spiras, ondo da agrablega varmo ĉirkaŭflatas lian frostiĝintan korpon, degeligante la neĝerojn sur lia hararo.

Neniu atentas la junulon. Timeme li prenas pakaĵeton kaŝitan sub lia vestaĵo

[BILDO p.7 | 36,38,63,55] Desegnaĵo: junulo kun dorsosako rapide kuras inter du senfoliaj arboj.

Mi devas nepre ĉeesti la Junularkunvenon ĉe la 9-a SAT-Kongreso

kaj iras al la plej proksima tablo. Laŭvizaĝe li estas inteligenta, sed stampita de malsato, mizero, suferoj. Ĉe la tablo la malriĉa gasto prezentas poŝtkartojn, belege manpentritajn, uzeblajn por naskiĝaj, nom- kaj aliaj festotagoj.

Sed la gesinjoroj ne volas esti ĝenataj kaj fortimigas per kolerema kapskuado la vendiston. Malamo ekbrilas en la okuloj de l’ junulo, malamo de la malsatanta besto, kiu vidas alian beston manĝeganta.

Li iras de tablo al tablo kun peteganta esprimo sur sia osta vizaĝo. La noblaj sinjoroj kaj “moŝtaj” sinjorinoj ne atentas lin aŭ nur tiel kiel tedan muŝon. La sinjoroj ludas kartojn aŭ bilardon, trinkas multekostajn likvorojn, dum la sinjorinoj babilas, flirtas aŭ distrite trafoliumas jurnalojn; kaj inter ĉio bruege sonas la erotika muziko de l’ “jazzbando”.

Neniu el tiuj amuziĝantaj gesinjoroj havas 50 groŝojn ($ 0.07) por la malsata junulo, por aĉeti liajn penege pentritajn poŝtkartojn. Li devas ŝteliri de firiĉulo al firiĉulo, ĉiam ankoraŭ esperante je la granda miraklo, ke riĉulo elspezos 50 groŝojn por malriĉa proleto. Sed tian grandan sumon ne povas elspezi la noblaj gesinjoroj, kiuj aĉetas por centoj da ŝilingoj bongustajn manĝaĵojn kaj elegantajn vestojn. Kun ĉiu paŝo la junulo pli malkuraĝas, ĝis li ree ekstaris ĉe la enirejo.

Kaj tiam la junulo foriris. Hezitante li forlasis la ejon, la belegan lumon, la bonodoron de l’ kafo, la komfortan varmon. Eksteren! eksteren en la senkompatan, akre malvarman, nokton! Li ŝanceliĝas laŭlonge la muro ĝis ekster la radioj de l’ pompa lumreklamo. Kaj tie li lacigite apogas sin je la muro. Liaj manoj kovras la okulojn kaj la junan korpon traskuas konvulsia plorego: plej granda malespero de l’ homa kreaĵo. Kaj malgranda pakaĵo, plej lasta espero de kreinta homo, falis teren en la neĝon.

Dume en la kafejo enue babilas kaj ludas la homoj kaj jazz-muzikaĉo trapenetras la aeron.

Sorto de unu homo? Ne! sorto nuntempa de milionoj da homoj, iri ĉe la malgrandan tavolon da riĉaj parazitoj, humile kaj malsate korpe kaj spirite, por sperti, kiel la ekspluatantoj babilas, ludas, enuas kaj… avaras.

Laŭ observo proprokula verkita de Fr. Hroŭda (12964).

Komunikoj, deziroj!

  1. Nia fakkunsido ĉe la SAT-Kongreso okazos merkredon (7. 8.) vespere en la Popoldomo de Leipzig. Organizanto: Leipziga SAT-junularo. Adr.: K-do Rudi Hofmann, Leipzig N 22, Landsberger Str. 28/2, r. Ĉiu juna SAT-ano ĉeestonta la Kongreson, nepre devas partopreni en tiu kunveno!

  2. En julio okazos en Wien, kiel konate, la kongreso de la Socialista Junulara Internacio. Ni havas sciigon, ke kelkiomo da SAT-anoj partoprenos en tiu kongreso. Prezentiĝu nepre senprokraste ĉe la Direkcio de SAT (pere de ni) partoprenonto, SAT-ano, kiu estas preta kaj kapabla, reprezenti nian Asocion.

  3. La sola junulara rondo, pri kies bona funkciado ni estas informitaj, estas tiu el Leipzig; krome ni scias pri fondiĝo de junulara rondo en München. Aliaj ne skribas.

  4. Tiu Paĝo aperas prokraste, ĉar ni ne ricevis materialon de kunlaborantoj. Ni atendas vian vigliĝon, verkadon de interesaj raportoj pri faktoj el junlaborista vivo. Nia Paĝo devas speguli vian vivon, vian laboron. Sekve…

La Sekci-gvidanto.

[REKLAMO p.7] Diablidoj. Rakonto por la Junularo, origin. verkita de N. Barthelmess. La facile komprenebla enhavo, prezentita en formo de vigla rakonto, ebligas ankaŭ al ne tute perfektaj esperantistoj, legi tiun ĉi libron. Administrejo de SAT, Colmstrasse 1 Leipzig O 27. Prezo 0,60 mk. g.

— paĝo 8 —

TRA ESPERANTIO

STENOGRAFIO KAJ ESPERANTO

La granda valoro de la stenografio estas jam ekster ĉia dubo. La stenografio ĉiam pli kaj pli penetras en la publikon kaj la tempo certe ne plu estas tro malproksima, kiam oni lernigos stenografion jam al infanoj en la lernejo. Oni celas, ke la stenografio aŭ mallongskribo same kiel la ordinara skribo aŭ longskribo fariĝu popolskribo. Tiu ĉi celado vere meritas la subtenon de ĉiu progresemulo.

La stenografio donas multajn avantaĝojn. Ne laste ankaŭ la laboristo, uzante la mallongskribon, multe profitas dum siaj liberhoroj. Ĉie la stenografio bone estas uzebla: hejme, se oni rapide volas noti aŭditajn aŭ legitajn vortojn aŭ se oni aŭskultas radioparoladon, ankaŭ se oni ĉeestas kunvenon aŭ publikan paroladon, la stenografio tre utilas; per ĝi oni sukcesas noti speciale interesajn partojn de la parolado. Neniu inteligenta laboristo daŭre malatentos la grandajn avantaĝojn, rezultantajn el la uzado de stenografio.

Kiel esperantisto oni ankaŭ sentos la deziron, lerni esp. stenografion por utiligi la vere grandajn avantaĝojn de mallongskribo ankaŭ je la mondlingva kampo. Kun la pli granda disvastiĝo de esp-o fakte kreskis la intereso por esp.-stenografio facile lernebla, skribebla kaj relegebla. La celo de tiuj ĉi linioj nun estas, helpi al ĉiuj interesiĝantoj pri esp.-stenografio en la elekto de la plej taŭga sistemo. Ĉar mi mem estas esp. stenografo, scipovanta kelkajn sistemojn, kaj ĉar mi depost jaroj atente observis ĉiujn publikaĵojn pri esp.-stenografio, mi konsideras min kapabla, doni sufiĉe objektivan kaj fidindan juĝon en tiu ĉi demando.

Esp. stenografio ekzistas jam depost multaj jaroj. Ĉiuj konataj stenografisistemoj kiel ekzemple Gabelsberger, Ŝtolce-Ŝraj¹, Ŝajthaŭer, Roller, Stenotaĥigrafio ktp. estas adaptitaj al esp-o. Ankaŭ la germana unueca sistemo estas jam adaptita al esp-o. Krom la adaptoj ekzistas ankoraŭ diversaj originale verkitaj sistemoj de esp. mallongskriboj. Ekzemple la sistemo “Ĉies” (Ĉies internacia esp.-stenografio) de s-ro Dyba, Berlin, la sistemo “Spe” (Stenografio por esp-istoj) de la nederlanda esp-isto Roubos. La esp-isto Sprotte antaŭ jaroj verkis stenografion por 5 eŭropaj kulturlingvoj kaj esp-o, “Aoro” nomiĝis lia sistemo. S-ro Sprotte intencis ellabori sian sistemon por ĉiuj lingvoj, sed mi nenion plu aŭdis kaj legis pri la afero, ŝajne li ne efektivigis sian planon.

Por la stenografie neinformita laborista esp-isto, interesiĝanta pri esp.-stenografio, ĝis antaŭ ne longe estis tre malfacile, elekti inter la ĉ. 20 jam ekzistantaj sistemoj la por li taŭgan esp.-mallongskribon. Sed en la lasta tempo la situacio grave ŝanĝiĝis favore al la laboristaro, depost kiam oni verkis ankaŭ por la sistemo “Arends” (ĝi estas speciale disvastigita inter la laboristaro) adapton al esp-o kaj depost kiam Kunovski ellaboris kaj publikigis sian “Internacional – stenografion”². Ambaŭ sistemoj, “Arends” kaj “Internacional-stenografio” estas simplaj kaj facile lerneblaj; pro tio ili speciale taŭgas por la laboristaro. Sed elektante inter la du sistemoj mi preferas la “Internacional-stenografion” de Kunovski pro ĝia internacia karaktero. La “Internacional-stenografio” havas signojn uzeblaj sen aliigo en ĉiuj lingvoj, dum la aliaj stenografi-sistemoj pli aŭ malpli ne ebligas tion. Kiu lernis la “Internacional-stenografion”, ne nur scipovas stenografii en esp-o, sed ankaŭ en sia gepatra lingvo aŭ en alia lingvo, konata al li. Ĝis nun estas ellaboritaj gvidiloj por “Internacional-stenografio” en 22 lingvoj.

Kunovski estis la unua, kiu verkis tutmondan stenografion. Antaŭe tia sistemo tute mankis. Speciale ni laboristaj esp-istoj ĝoju pri la fakto, ke tiu ĉi manko nun estas forigata; ĝuste ni bezonas stenografion lerneblan kaj uzeblan en ĉiuj lingvo-regionoj sen grandaj malfaciloj.

Ankaŭ pro miaj propraj spertoj mi tre rekomendas al la laborista esp-isto lerni la “Internacional-stenografion”, kiu kvazaŭ estas la logika kompletigo de esp-o; unu apartenas al la alia. Mi estas konvinkita, ke tiu ĉi sistemo pro sia simpleco kaj taŭgeco sukcese penetros en ĉiujn landojn. Tiu ĉi konvinko ankaŭ instigis min, gvidi en la loka laborista grupo kurson en la “Internacional-stenografio”. Mi esperas, ke ankaŭ en aliaj grupoj ĉiulandaj tiaj kursoj kiel eble plej multnombraj estos gvidataj. Esperanto – stenografikurso donas al siaj partoprenantoj ĉiurilatajn avantaĝojn. Oni samtempe plibonigas kaj pliprofundigas la lingvan scion, kaj la tempon, kiun oni oferas por lerni stenografion, oni baldaŭ regajnos centoble. La kunvenoj kaj kongresoj internaciaj, dum kiuj esp-o estas uzata, konstante plimultiĝas. Per tio ankaŭ pligrandiĝas la okazoj, utile praktiki sian scion en la esp.-stenografio. Ni havas tro malmulte da esp. stenografoj kaj jam urĝas, ke tiu manko, precipe sentebla en niaj vicoj, baldaŭ estu forigata. Perfekta esp-isto nepre devas scipovi esp.-stenografion!

L. Speth, München.

¹ Germane: Stolze-Schrey, Scheithauer.

² Ni kelkfoje atentigis pri tiu sistemo en “S-ulo”, ekz. en n-o 215. — Red.

AL ĈIUJ PERANTOJ KAJ AKTIVAJ MEMBROJ DE SAT!

Fine de aprilo estis sendataj al vi la voĉdoniloj por la ĜENERALA BALOTADO nun okazanta. La templimo por resendo finiĝas je 15. junio por la eŭropaj horzonoj, je 15. julio por la ceteraj.

Por ke la baloto estu plej efika kaj signifoplena, necesas, ke laŭeble ĈIUJ aktivaj K-doj partoprenu!

La Perantoj devas en la diversaj SAT-rondoj atentigi pri la balotado kaj helpi al la K-doj klarigante la elektmanieron kaj instigante ilin al la plenumo. La plenigitan voĉdonilon resendu kiel simplan presaĵon al la ADMINISTREJO en LEIPZIG.

Faru vian devon! Estu konsciaj SAT-anoj!

Direkcio de SAT.

★

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

8-a Komuniko

Ĉiu SAT-ano nepre ankaŭ aliĝu la SAT-Kongreson. Konsideru, ke multaj kotizoj donos grandan sumon je dispono de la K. K., kiu siavice nur en tia kondiĉo kapablos aranĝi la Kongreson plej efike en tutmonda skalo. Ĉiu kongresaliĝinto krome ricevos senpage programlibron k insignon de la kongreso, kiuj certe estos historiaj valoroj por ĉiuj (Gek-doj aliĝintaj, sed malhelpataj partopreni la Kongreson, ricevos tuj post finiĝo de la Kongreso ambaŭ objektojn per poŝto).

Propagandu por la Kongreso! Propagandaĵoj kostas: folio da sigelmarkoj 0.50 mk. g.; Kongresafiŝoj — 6 ekz. 0.50 mk. g., 14 ekz.

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 341

1.— mk. g.; ilustritaj poŝtkartoj — 6 ekz. 0.50 mk. g., 14 ekz. 1.— mk. g.; leterfolioj kun kovertoj — 15 ekz. 0.50 mk. g.

Mendojn k aliĝilojn sendu al K-do W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 (Germanio). Mendoj nur estas plenumataj, aliĝoj nur anoncataj en “S-ulo”, kiam koncernaj sumoj alvenis.

Monon por propagandaĵoj k aliĝo sendu per adm. aŭ poŝtĉeka konto de SAT — monbiletojn sendu senpere al K-do W. Kampfrad. Germanianoj nepre uzu poŝtĉekon: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527, Leipzig.

Loĝejoj en Leipzig dum la daŭro de la Kongreso estos senpagaj, sed nur por SAT-membroj k iliaj familianoj. Ne-SAT-anoj do samtempe kun kongresaliĝilo plenumu k sendu sian aliĝilon al la SAT-organizo.

Pasportoj estas necesaj por ĉiuj negermanianoj. Por jenaj landoj eksterlanda pasporto sen germana vizo sufiĉas: Aŭstrio, Britio kun Irlando, Ĉeĥoslovakio, Dancigo, Danio, Finlando, Hispanio, Islando, Italio, Jugoslavio, Latvio, Liĥtenŝtajn, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Portugalio, Svedio, Svisio.

Germana vizo estas bezonata en la pasporto de jenaj landoj k kostas: Belgio 5.— mk. g., Bulgario 5.— mk. g., Estonio 5.— mk. g., Francio 0.50 mk. g., Grekio 2.— mk. g., Hungario 2.— mk. g., Litovio 5.— mk. g., Polio 10.— orfrankoj, Rumanio 10.50 mk. g., Sovetio 4.— mk. g., Turkio 5.— mk. g. Tiuj prezoj estas nur la duono de l’ ĝeneralaj prezoj, kiuj estas garantiataj nur, se vi montros vian kongreskarton al germana ambasadoro (do ne forgesu prezenti ĝin, ĉar aliokaze vi devus pagi duoblan sumon por la vizo).

Sovetianoj neniel povos ŝanĝi sian monon en Germanio. Nepre ŝanĝu sufiĉe da mono aŭ ĉe ŝtata banko aŭ almenaŭ ĉe la sovetia limo antaŭ forlaso de la lando. Prefere ordigu la monan aferon tuj post ricevo de via pasporto. Pro pasporto interrilatu, se necesas, kun la CK de SEU.

Karavano el Leningrad. Por komuna veturado de Leningrad al Leipzig en Leningrad estas elektita karavankomisiono, konsistanta el K-doj Urban, Tilin k K-dino Bogatireva. Pro detaloj tuj interrilatu kun tiu komisiono laŭ poŝtkesto 305, Leningrad (Kongreskaravano al Esperanto-Kongreso en Leipzig).

Postkongresaj ekskursoj. K-do Köckeritz-Dresden (organizanto de postkongresa ekskurso en “Saksan Svision”) sciigas: Tranoktado en Dresden (10. ĝis 11. 8.) estos senpaga. La 11-an veturo ev. per aŭtobuso al la “Bastei” (Bastaj), tranoktado senpaga en Sebnitz (Sebnic). Reveturo al Dresden sur rivero Elbe ev. per vaporŝipo por tiel ĝui la ĉarmon de la “Saksa Svisio”. Pro kolektado de sufiĉe da senpagaj loĝejoj tuja anoncado ĉe K-do Köckeritz estas nepre necesa. (Pro antaŭkongresaj renkontiĝoj k postkongresaj ekskursoj vidu specialan Komunikon).

Laborplano dum la Kongreso aperos en sekv. n-o de “S-ulo”. Do nepre atentu k legu ĝin.

Ekspozicio. Komune kun lab. sportuloj, liberpensuloj, foto- k radio-amatoroj ni aranĝos dum la kongreso grandiozan ekspozicion. Sed ni ankoraŭ bezonas ioman materialon, por povi almenaŭ konkuri kun la antaŭnomitaj organizoj. Sendu taŭgan ekspoz-materialon laŭ adreso: F. Emmrich, Fichtestr. 102, IV, Leipzig S 3, Germ. Legu la alvokon en n-o 240 de “S-ulo” k agu laŭ ĝi.

Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27, Germ.

Atentu k legu sekvantajn Komunikojn de la K. K.!


ANTAŬKONGRESAJ RENKONTIĜOJ

Senprokraste anoncu vian alventempon ĉe unu el la subaj organizantoj, por ke li kapablu zorgi pri laŭeble senpagaj loĝejoj. Ĉiu kongresonto karavane venu al Leipzig, ĉar tiel li ĝuos favoran veturprezon.

Breslau (por orientaj k sudaj regionoj). Organizanto: Willy Thielking, Vorwerkstr. 62, Breslau. Forveturo al Leipzig: dimanĉon je 6.04-a horo. Alveno en Leipzig: dimanĉon je 12.31-a h. Veturprezo: 14.70 mk. g. (rabatita je societa veturo).

Düsseldorf (por okcidentaj k nordokcidentaj regionoj). Organizanto: Georg Buna, Gerresheimer Str. 20, Düsseldorf. Forveturo al Leipzig: sabaton je 22.18-a horo. Alveno en Leipzig: dimanĉon je 8.50-a h. Veturprezo: 18.50 mk. g. (rabatita je societa veturo).

Regensburg (por sudaj k sudorientaj regionoj). Organizanto: Johann Alzinger, Hauptstr. 16/2, Regensburg-Stadtamhof. Forveturo al Leipzig: sabaton je 9.39-a h. Alveno en Leipzig: sabaton je 15.55-a h. Veturprezo: 14.10 mk. g. (rabatita je societa veturo).

Rostock (por nordaj k nordorientaj regionoj). Organizanto: Rudi Graetz, Waldemarstr. 17, Rostock. Forveturo al Leipzig: sabaton je 21.34-a h. Alveno en Leipzig: dimanĉon je 8.45-a h. Veturprezo: 9.50 mk. g. (rabatita je societa veturo).


POSTKONGRESAJ EKSKURSOJ

La organizantoj plendas, ke ĝis nun neniu anoncis sin. Faciligu al tiuj K-doj la laboron, ĉar nur tiel eblas, profite por ĉiuj Gek-doj aranĝi la ekskursojn k zorgi pri laŭeble senpagaj loĝejoj.

“Saksa Svisio” (Sächsische Schweiz). Organizanto: Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28. Forveturo de Leipzig: vendredon je 14.10-a h. Alveno en Dresden: vendredon je 16.10-a h. Veturprezo: 4.90 mk. g. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 13.30-a h. en ĉefstacidomo de Leipzig.

Saksa metalmontaro (Sächs. Erzgebirge). Organizanto: Willy Richter, Innere Bergstr. 8, Thalheim en Erzgeb. Forveturo de Leipzig: vendredon je 14.29-a h. Alveno en Thalheim: vendredon je 19.15-a h. Veturprezo: 3.10 mk. g. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 13.45-a h. en ĉefstacidomo de Leipzig.

Mezgermania industriregiono (Mitteldeutsches Industriegebiet). Organizanto: Otto Schiepe, Talstr. 12, Ammendorf ap. Halle. Forveturo de Leipzig: vendredon je 14.40-a h. Alveno en Halle: vendredon je 15.35-a h. (tie tranoktado). Veturprezo: 1.15 mk. g. (rabatita je societa veturo). Renkontiĝo: je 14-a h. en ĉefstacidomo de Leipzig.


9. listo de aliĝintoj

370 Ludwig Puff, Frankfurt, Germ. 320 371 Paul Neubert, Rödlitz, Germ. 7 978 372 Dorothy E. Luker, Wolverhampton, Anglio 8 502 373 P. Gottgetreu, Hannover, Germ. 52 374 Elias Asch, Ilmenau, Germ. 10 272 375 Fritz Soldanski, Katernberg, Germanio 9 188 376 Gustav Hennig, Dresden, Germ. 10 350 377 K-dino Hennig, Dresden, Germ. 13 428 378 Fred Grydzan, Welland, Anglio 13 341 379 E. Adamson, Göteborg, Svedio 902 380 Elma Adamson, Göteborg 9 966 381 O. Lindholm, Stockholm, Svedio 10 011 382 A. Sheldon, Manchester, Anglio 4 301 383 Grace Huggins, Peterborough, Anglio 8 215 384 James Bayliss, Peterborough 13 409 385 Robert Hall, Peterborough 7 145 386 Charles Veness, Ilford, Anglio 2 052 387 J. H. Warrink, Enschede, Nederl. 1 939 388 Jaap Leeuw, Enschede 13 412 389 Jan Pieperiet [?], Enschede 1 940 390 Josef Gold, Riga, Latvio 390 391 Filipp Viŝnjakov, Novosibirsk, Sovetio 6 532 392 Mikaelo Antipov, Novorossijsk, Sovetio 8 245 393 Ania Jaraslavceva, Novorossijsk 14 627 394 Aleks. Kutova, Novorossijsk 14 628 395 Vlad. Bogdanoviĉ-Minsk, Sov. 7 711 396 Voldemaro Klimkoviĉ, Moskvo 14 248 397 Dmitrio Ĥohlov, Moskvo 12 418 398 Aleksandra Merŝĉikow, Moskvo 12 119 399 Irme Földi, Leningrad 7 579 400 Aleksandra Bogatyreva, Leningrad 5 616 401 Josef Coignard, Versailles 9 763 402 Frieda Fritzsche, Rödlitz, Germ. 14 007 403 Max Werlick, Rödlitz 14 008 404 Werner Stöckhardt, Hohndorf, Germanio 8 696 405 Rut Harnell, Nynäshamn, Svedio 14 516

Donacoj

Gottgetreu (Hannover) 1.— mk. g.; Werlick (Rödlitz) 2.— mk. g.

[REKLAMO p.9] Someraj monatoj! Oni ekskursas! Oni kantas! La Proletaria Kantaro estos utilega al vi! Ne diru, ke ĝi kostas tro multe: Centoble rekompencata estos la mono elspezata por tiu libro! Prezo: 2,50 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio

— paĝo 10 —

342 — SENNACIULO

LA 8-a PLENKUNVENO DE ALLE

okazis dum Pasko (la 30. III. k 1. IV. 1929) en Wien en la laborista hejmo de la X-a distrikto. La prezidanto K-do Otto Simon malfermis la kunsidon k salutis precipe la gastojn K-don Halka kiel delegiton de la hungaraj Gek-doj, K-don Deubler por LEA k K-don Mahler por SAT, plue la delegitojn de la socialdem. partio aŭstria, de la laborista ĉambro en Wien, de ASKÖ (sportistoj), de la Radio-ligo laborista k de diversaj sindikatoj.

[BILDO p.10 | 9,22,52,43] Grupfoto de la partoprenantoj de la plenkunveno: granda amaso da viroj kaj virinoj sidantaj kaj starantaj en vicoj antaŭ konstruaĵo; supre maldekstre standardo kun stelo, antaŭe ŝildo sur la tero.

Laŭ la raporto de la sekretario, K-do Haagen, ALLE konsistas nun el 57 grupoj kun sume 1382 anoj (el ili 44 estas izolaj). El ili 20 grupoj estas en Wien kun 584 anoj, la aliaj en la provincoj. Lastjare 13 grupoj estis novefonditaj, la anaro plialtiĝis je 277. Plie estis 59 kursoj kun 1176 partoprenantoj post aranĝo de varbsemajno en aŭtuno. La libroŝpar-sistemo enspezigis 930 ŝilingojn. La librovendejo vendis librojn je sumo de Ŝ. 5614.86.

K-do Klatil raportis pri redakcio k administracio de “La Socialisto”, ke pasintjare estas eldonitaj 18 000 ekzempleroj. — La “Letera kurso” bone sukcesas.

Pri la gazetservo raportis K-do Grimme. Ĝis nun tiu servo de la Ligo uzis precipe la servojn de SAT k LEA por la naciaj gazetoj. Statistiko ĝis nun ne estis ebla, sed de nun la gazetservo estas reorganizota.

Pri la punkto “kunfandiĝo de ALLE k LEA” unue parolas K-do Deubler, poste K-do Rasztoczky (Wien). K-do Deubler parolis por la kunfandiĝo, ĉar estas mirinde, ke internacia, mondlingva movado eĉ en unu lingva regiono havas du apartajn organizojn. La kunfandiĝo pliigus multe la fortojn k laborkapablojn, nure politikaj kaŭzoj ne devus malhelpi. K-do Rasztoczky poste pripensigis, ke krom flankaj kaŭzoj de necesiĝonta plialtigo de la kotizoj k plejgrandparta germanlingveco de “AE”¹, la politikaj momentoj estas plej gravaj, kiuj malhelpas tujan kuniĝon. ALLE nun tute estas en la kadro de la partio socialdem-a k bezonas ties konfidon k subtenon. Tio estus komplikata per tuja kunfandiĝo kun LEA. Pro tio li proponis jenan rezolucion:

“La nuna momento ankoraŭ ne taŭgas por la efektiva kunfandiĝo de ambaŭ organizoj. Tamen ni deziras pli intiman kunlaboron kun LEA k ripetas nian malnovan proponon, starigi komitaton, konstantan, komunan por komunaj aferoj, kiu, se la tempo estas matura al tio, prezentu denove projekton de kunfandiĝo”, kiu post debato estis akceptata kun 166 kontraŭ 13 voĉoj (kiuj estis por tuja kunfandiĝo).

K-do Jeitler priparolis imprese la temon “Esp-o k la junularo”. Li atentigis pri la internacia kongreso de la junularo socialista en Wien dum la 14. ĝis 16. julio ĉi jare, kiam estos kampo por varbi por niaj ideoj. Jena de K-do Jeitler proponita rezolucio ĉiuvoĉe estis akceptata:

“La Liga plenkunveno ekkonante la neceson gvidi la proletan junularon en niajn vicojn k ekipi ĝin per esp-o, komisias la ligestraron fari la necesajn paŝojn, por ke la porinfanaj kaj junularaj organizoj (infanamikoj, ruĝaj falkoj k socialista junularo) aranĝu esp. kursojn k esploru la eblecon fondi junulargrupojn de ALLE.

La Liga Plenkunveno rekomendas al la grupoj, direkti sian atenton al la junularo de sia distrikto k aranĝi konvenajn entreprenojn por ĝi.

Ĝi ankaŭ atendas, ke la nove fondita instruista fako disponigu siajn fortojn por la solvo de tiu grava problemo.”

Pri la interrilatoj inter ALLE k SAT parolis K-do Klatil. Li skizis la internaciajn organizformojn de la laborista esp.-movado k kritikis la duoblecon de ĝi, per kio la movado nur estas malhelpata. Ekzistas landorganizoj k krome SAT, internacia organizo sur la bazo de individua membreco. Ŝajnas necesa tuta reorganizado de la internaciaj organizformoj, kio estus profito por la tuta movado. Bedaŭrinde estas, ke SAT ĝis nun tute kontraŭis aŭ neis la proponojn de ALLE. Tamen ALLE, ekkonante la neceson kunlabori sur la internacia kampo, akceptu la Konvencion de Göteborg k sur tiu bazo plue agitu por siaj ideoj. Post interesa disputo estis akceptata la de K-do Klatil proponita rezolucio (kontraŭ 3 voĉoj):

“La 8-a plenkunveno de ALLE ne konsentas pri la nuna organizformo de la internacia laborista esp. movado k refoje konstatas ĉiujn ĝiajn mankojn. Sed pro eminenta intereso de ALLE pri la evoluo de la internacia esp. movado proleta la 8-a plenkunveno decidas kunlaboron kun SAT en la senco de la Göteborga Konvencio, inter SAT k LEA-oj k aliĝas al tiu. Tamen ĝi en kadro de SAT daŭrigos la batalon por pli taŭga organizformo de la internacia laborista esp. movado.”

Post novelekto de la estraro, k post decido pri la prezentitaj proponoj, la kunveno per la kanto de la “Internacio” estis fermata.

Gazetservo de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista.

¹ “Der Arbeiter-Esperantist”, organo de LEA por germanl. regionoj.


Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

Esperanto-Servo de SAT depost 1-a de oktobro estu reorganizota jenmaniere: La raportoj ĝis nun multobligite dissenditaj de Esperanto-Servo aperu ĉiusemajne en la oficiala organo de SAT “Sennaciulo” sur 1—2 paĝoj. En ĉiu loko la SAT-rondo elektos K-d(in)on prilaborontan la aferojn de Esperanto-Servo (traduko, multobligado k liverado de tradukaĵoj al gazetoj k ĵurnaloj de sia loko aŭ regiono; sendado de raportoj al la Centrejo de Esperanto-Servo k konstanta interrilato kun tiu instanco de SAT).

Motivigo: La raportoj de Esperanto-Servo dissenditaj ankaŭ estas legindaj por ĉiuj SAT-anoj. Se aperos speciala paĝo de ES en “S-ulo”, samtempe tio estos instigo al ĉiuj SAT-rondoj, organizi la fakon Esperanto-Servo en sia loko aŭ regiono k konstante kontroli tiun aparaton. Diversaj malhelpoj en dissendo de Esperanto-Servo, precipe en lasta tempo, ankaŭ malaperus per reorganizo de Esperanto-Servo laŭ skemo proponita. Esperanto-Servo de SAT komencis sian laboron sufiĉe primitive, sed iom post iom ĝi evoluis, k nun ĝia reorganizado estas respondebla k signifas samtempe pluan paŝon antaŭen. (715)

Akademio k Lingva Komitato

Rezultoj de la diversaj balotoj

(Majo 1929)

I. Elektoj en la Lingvan Komitaton

Estas elektitaj: — s-roj Bailey (T. G.): 98 voĉoj; Göhl, 96; Hohlov: 95; Mazzolini, Privat, Galo Sebert: 94; Nekrasov: 93; Spiridoviĉ: 92; Simon: 90; Esselin, Stojan: 89; Kühnl, Shafer (Fino): 88; Villanueva: 87; Rublev: 85; Demidjuk: 84.

La ok nomoj substrekitaj estas tiuj de la novaj membroj.

II. Elektoj en la Akademion

Estas elektitaj: — s-roj Baghy: 74 voĉoj; Setälä: 61; Stamatiadis: 57.

III. Pri la Kvara Aldono:

Aprobis ĝin: 83. — Malaprobis: 24. — Ne voĉdonis: 6.

Kelkaj L. K.-anoj sendis rimarkojn, kiujn ekzamenos tre atente k zorge konsideros Prof. Grosjean-Maupin, Direktoro de la Sekcio “Komuna Vortaro”. La Aldono aperos en junio/julio 1929.

IV. Pri la prefikso: “MIS-“

Ĝia signifo estas severe limigita al la senco: erar-, malĝust-, malbon-.

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 343

Aprobis la oficialigon: 72. — Malaprobis ĝin: 39. — Ne montris sian opinion: 2. Sekve, la prefikso: mis- fariĝas de nun oficiala laŭ la supremontrita senco.

Atestantoj: R. de Lajarte — M. Arger

La Prezidanto, Th. Cart.


AERA PROPAGANDILO

Verŝajne multaj SAT-anoj scias, ke en Leningrado Radio-stacio disaŭdigas esp-e. Sed kiel malbone fartas Leningrada esp. radio-sekcio, kiam pene disaŭdigante ĝi ricevas monate unu-du poŝtkartojn el aliaj landoj pri nia disaŭdigo. Ĉu ni legas tra la tuta mondo por fermitaj akceptiloj? Ĉu neniu akceptas nian vendredan disaŭdigon? Nun ni staras antaŭ grava demando — ĉu ne vane ni organizis la aferon. 3-an de majo estis plenumata speciala radio-spektaklopoemo “Majaj standardoj”. Por ĝi estis speciale verkita muziko. La poemo estis versigita en la traduko. 1-an de majo ni ankaŭ disaŭdigis pri manifestacioj en Leningrado kaj Moskvo. Diversmaniere ni propagandas ĉe la stacio. Sed bonajn kaj gravajn montrilojn de la rezulto ni havas malofte. Nun la stacio tre interesiĝas, ĉu estas organizita kolektiva aŭskultado de l’ disaŭdigoj kaj kiom da personoj en diversaj landoj priservas nia stacio.

Ni petegas la SAT-anojn ĉiuvendrede aŭskulti Leningradan stacion kun milmetra ondlongo! Adreso: Leningrado, Radio-Centro. Je la 23.30 h. Aŭskultu! Organizu kolektivan aŭskultadon ĉirkaŭ akceptilo! Skribu, skribigu, pri aŭdebleco, starigo de spektakloj; skribu viajn rimarkojn, sugestojn, kiom da gelaboruloj aŭskultas nin. Viaj leteroj estas niaj bataliloj, kiuj donas al ni la eblon konstante daŭrigi la disaŭdigojn. Aŭskultu, agadu, partoprenu por utilo de nia komuna afero nian aeran interligon!

P. Tilin (9310)


En kelkaj vortoj . . .

Tutmonda Ligo por Seksaj Reformoj (W. L. S. R.)

De la 9-a ĝis 13-a de septembro 1929 en Londono okazos la tria mondkongreso por seksaj reformoj. Same kiel je la kongreso en Kopenhago 1928 esp-o estas oficiala kongreslingvo kune kun angla, germana k franca.

Informojn donas: D-ro Norman Haire, London W 1, Harley Street 127, aŭ d-ro Leunbach, Kopenhago, Stockholmsgade 39.

Nova adreso de hungara LEA

La Hungaria Esp. Societo Laborista (HESL) sciigas, ke ĝia centra oficejo, librovendejo k ĉiuj centraj organoj de la societo, la redakcio de “Antaŭen”, forlasis sian malnovan ejon en “Jozsef körut” k havas nun jenan adreson: Budapest VIII, Muzeum-körut 10. II. 12.

Plendo

K-do Dajber, Orel (USSR), plendas, ke ne respondis al li K-doj Epifanovich, New York (anonco en n-o 221), R. Callery, Glasgovo (anonco en n-o 179) k Fr. Reingruber, Montreal (anonco en n-o 198). Leteroj de nia grupo estis skribataj je 15. marto.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

HUNGARIO. La jara raporto de HESL (hungarl. LEA) montras, ke en 1928 la movado restis ĝenerale en la sama loko, kiel en antaŭa jaro. Precipe en la provinco pro konstantaj policaj persekutoj la aktivaj K-doj forlasis la movadon k perdiĝis kelkaj provincaj grupoj. La sindikatoj en Budapest bedaŭrinde traktas mallarĝspirite nian movadon k donas siajn ejojn nur por kursoj, en kiuj partoprenas iliaj propraj sindikatanoj. 31. 12. 28 la membrostato estis surpapere: 843 aktivaj, 453 subtenantaj, sume 1296 membroj. 1. 4. 29 la stato estis: 872 aktivaj m., inter ili 148 virinoj. La plej grandan elcenton prezentas la ferlaboristoj (212), sekvas la lignajistoj (78), komizoj (61), konstrulaboristoj (48) ktp. Okazis dum 1928 86 komenc. kursoj, 16 progres., nombro suma da kursanoj estis 1557. En la komenc. kursoj restis 25% da kursanoj. En la gazetaro aperis sufiĉe granda kvanto da pri- k peresp-aj artik. (pli ol en antaŭaj jaroj). Propagando inter naturamikoj vigla k sukcesplena. Okazis 4 ekspozicioj kun 2400 rigardintoj k en unua kvaronjaro 1929 same 4 kun ĉ. 1200 rigardintoj. (Laŭ “Antaŭen”.) — SOVETIO. La eldonata en Dnepropetrovsk gazeto “Majbutnja Zmina”, kiu estas la organo de junkom. de plej gravaj industriaj distriktoj (Dnepropetrovski, Krivoj Rog k Melitopol-distriktoj), enhavas ĉiumonate specialan por esp-istoj, paĝon “Landoj kie ankoraŭ regas la kapitalo”. Nur pro teknikaj cirkonstancoj tiu gazeto ne jam presas esp. lecionojn. SAT-anoj penu k postulu de viaj lokaj gazetoj fari la samon. Ni almilitu la gazetojn! (10 262).

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Arbeiter-Ztg., Frankf., 15. 4., Opel k General-Motors; Neue Ztg., München, Nordbayr. Ztg., Nürnbg., 18. 4., superstiĉoj en Ukrainio; I. H. F.’s Manadsblad, Linköping, majo, pri alkoholmalpermeso en Usono (230); L’Etincelle, Bruselo, majo, kiel riĉaj estas la usonaj lab. (237); La Lutte Sociale, Alĝero, 25. 4., Nia infankolonio (231).

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Travail, Lyon, 4. 5.; Accion Cooperatista, Barcelona, 3. 5.; Volksztg., Mainz, 5. 4. (distr. Konfer.); Arb.-Ztg., Frankfurt, 15. 4.; L’Employé, Bruselo, 1. 5.; I. T. F.-Bulteno, Amsterd., 15. 4. (aperigis bildon de Hagaj esp. tramistoj).

Pri la 9-a SAT-Kongreso presis:

Arb.-Ztg., Frankfurt, 30. 4.; Der Republikaner, Mulhouse, 3. 5.; Signalen, Stokh., 2. 5.

Peresper. materialon aperigis:

Travail, Lyon, 4. 5.; Krasnij Tid, Ivanovo-Voznesensk, majo; Arbeiter-Ztg., Frankf., 30. 4. (virina ald.); Neue Ztg., München, Nordbayr. Volksztg., Nürnbg., 9. 4., 12. 4., 18. 4., 30. 4.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 27. 4., 1. 5.

Ni memorigas, ke pruv-ekzempleroj de gazetoj, enpresintaj artik. k notojn, devas esti sendataj al la adreso de l’ Redaktejo (ne al la Administrejo)!

Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!


ATENTU! Nia klubo “La internacia volo” aranĝos INTERNACIAN LETERVESPERON la 4-an de julio 1929. Skribu amase, ĉar niaj anoj deziras multajn leterojn. Ĉiu letero estos respondita. Skribu nur al nia Prezidanto K-do B. E. Andersson, Kratsboda 36, Mariehäll, Sundbyberg (Svedio).

Gemoskvanoj, atentu! Gek-doj Ponjatovski, Tarnopolski, Kotjelnikov, Ŝeradski, Nadimaŝin, Speranskaja k Beseda, ĉiuj sendis leterojn al K-do Mark Starr, Londona adreso, sed li studas k instruas nun tie-ĉi en Usono k ne trovas tempon respondi. Tial li transdonis la leterojn al la loka SAT-rondo, kiu ĵus troviĝas en stato de reorganizado. Tuj post refirmiĝo nia Labeska Fakanaro respondos, anstataŭ pri Anglio, pri Usono. Vi certe ne koleretos pri la anstataŭiĝo, ĉu ne . . .! — Theodore Weder, 24—29 Merchant Str., Astoria, L. I. (Usono).

27 geknaboj 13—14-jaraj, de infana kolonio dez. koresp. kĉl, L, PK, PI. Adr.: K-dino O. Dodonova, Nikopol, Loŝkarivska detkolonio, Ukrainio, USRR.

INVITO

La LEA-grupo en Lunzenau invitas la Gek-dojn el ĉ. landoj al sia urbo por interesa

postkongresa ekskurso.

Lunzenau kaj ĉirkaŭaĵo estas tre belega, aperos aparta artikolo en “S-ulo”. Aliĝu amase! — Informojn petu de K-do Fritz Kramer, Altenburger Str. 93, Lunzenau i. Sa.

ATENTU, PARDONON! Ne eblas al mi al ĉiuj gekorespondantoj respondi tuj, ĉar mi dronis en abunda amaso da korespondaĵoj. Sed ĉiu ankoraŭ ricevos respondon de K-dino E. Streler, Petersdorf i. Rsgeb.

GELERNANTOJ

de la 12-a—16-a jaraĝo serĉas kolektivan k individuan korespondadon kun gelernantoj k junpioniroj pri socia vivo, lernejo ktp. Sendu materialon por IRH(MOPR)-anguleto de la lernejo. Resp. garantiata. SAT-peranto 641. Adr.: 7-a Sov. ŝkola im. P. A. Kropotkina, Ostrojnaja pl. Nijni-Novgorod.

— paĝo 12 —

344 — SENNACIULO

NIA POŜTO

10 662. — Vi perdis vian tempon, interrilatante kun fantaziulo k se ni enmetus vian artikolon, ni emigus aliajn K-dojn ankaŭ perdi tempon k elspezi por fantaziaĵo. “H. de E.” faris al vi malbonan servon, k ni ne volas imiti ĝin. Ni resendos al vi la fantaziaĵojn, se vi sendos respond-kuponon. La kaso de SAT ne permesas elspezi por tiaj aferoj. — Vian tradukon ni uzos, se okaze mankas al ni originaloj. — E. L.

Leo. — Kun granda intereso ni legis vian artikolon; ni tamen ne enmetos ĝin k supozas, ke vi mem bone komprenos la kialon. — E. L.

3789. — Laŭ niaj informoj tiu eldonaĵo ne plu estas havebla. Vian proponon ni konsideros.

7537. — Aperiginte vian rap. en n-o 237, ni ne povas duan fojon enmeti similan alvokon. En Kongr. Kom. n-o 8 vi cetere trovas denovan atentigon.

13 397. — Ni ne povas enmeti; ja niaj legantoj jam delonge estas konvinkitaj pri la utilo de esp-o!

13 286. — SAT-leterpaperon vi mendu ĉe nia Administrejo. — Red.

Ĉertovskoj (Arĥangelsk). — Paketo de kovertoj revenis.

14 543. — La sekvanta jarlibro aperos nur en dec. Adm.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

ESTONIO

K-dino A. Saar (18 j.), Pargi str. 7, Valga, dez. koresp. kun la tutmonda gejunularo nur en germana aŭ angla lingvo pri vivo, kutimoj, moroj ktp., L, PI, PM, bfl.

GERMANIO

K-do M. Schade, Gabelsbergerstr. 157, K., Strehla a. E., dez. koresp. kĉl. pri kom-ismo k kom-opozicio, interŝ. PM.

K-do Reinh. Puhahn, Prenzlauer Allee 221, Berlin NO 55, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK.

K-do A. Breuer (13 509), Oberstr. 29, Radeberg i. Sa., dez. koresp. kĉl., PI, bfl. Nepre resp.

K-do Paŭlo Treske, Strehlener Str. 21, Schweidnitz i. Schles., dez. koresp. kun sportuloj, PI, bfl.

K-do Gerhardt Bachmann, Fockendorf b. Altbg. (Turingio), dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj el la lab. vivo.

Gek-doj, atentu! — Ni inaŭguras nian memkonstruitan gimnastikdomon laboristan la 7-an de junio. Ni atendas multnombrajn gratulojn ĉiuformajn el la tuta mondo. Adr.: K-do K. Knöfel, Weissig-Freital i. Sa.

K-do W. Bierbaum, Robert-Straube-Hof, Grenzgraben 59, I, Chemnitz, interŝ. belajn bildkartojn kĉl.

K-do Johannes Wettig, Auergasse 4, Regensburg, dez. koresp. kĉl., L, PI, bfl. Resp. garantiata. Adr. skribu legeble.

K-do Gerhard Richter, Promenadenweg 28, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.

K-do Richard Pförtner, Petzoldstr. 11, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. kun sinceraj politikuloj pri komunismo, anarkismo, individualismo k fiziokratio.

— 8 K-dinoj serĉas gekorespondantojn en ĉl., pri ĉ. temoj, kolektive k individue. Skribu al K-dino Herta Petzold, Bergweg 26, Sebnitz i. Sa.

KANADO

K-do E. Jakŝtis, Adelaide str. 783, Toronto, Ont., dez. koresp. kĉl., interŝ. L, PK, PI, PM, monojn ĉion ajn, escepte sin mem. Resp. garantiata.

SOVETIO

K-do V. J. Enskij, Leningradskaja, 4, Klin, Mosk. gub., dez. koresp. pri la temoj: politik-klerigaj, ateistaj, seksaj ktp.

K-do Dmitrij Eŭdokinov, Talmenka, Barnaŭla distr., Siberio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

K-do G. Grinfeld (30 j., metaltornisto), Moskvoskaja, 11, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl., pri lab. vivo k. a. temoj.

K-dino D. Ĥajkis (20 j. vendistino), Nikolskaja, 77, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl., pri infan-movado, lab. vivo k. a. temoj.

K-do K. Gurov (studento-sportulo), Teĥnikum Fizkulturi, Stalingrad, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, sport-PI k sport-gaz. Resp. garantiata.

K-do Ivan Nagovicin, str. Gogolo, 38, “Uĉebno-pokaz. ŝkola Omĥo”, Barnaul, dez. koresp. lab., politikaj k profesiaj temoj kĉl., L, PK, gaz., ĵurn. Skribu multnombre! Tuja resp.

K-do V. Vjazilkin (junkom.), str. Gogolo, 38, “Uĉebno-pokaz. ŝkola Omĥo”, Barnaul, dez. koresp. kun tutmonda junlaboristaro pri div. temoj, L, PK, PI, gaz., ĵurn. Resp. garant.

K-dino Orlovska (j. instruistino), str. Mamontova, 19, Barnaul, dez. daŭre koresp. pri pedagogio, radio k artaj temoj, kĉl. junularo k instruistaro. Certe resp.

K-do Ŝĉegalov (junkom.), str. Gogolo, 162, Barnaul, dez. koresp. kun junkom-istoj k junularo el Argentino, Kanado, Brazilio k. a. landoj, L, PK, gaz., ĵurn. Resp. garantiata.

K-do Belujnikov (lernanto), str. Nikitinska, 86, Barnaul, dez. koresp. kun junularo el ĉl., L, PI, gaz., ĵurn. Resp. garantiata.

K-do Ivan Kazancev, 4-a Altajska, 53, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, gaz., ĵurn., PM. Tuj resp.

K-do Matveo Golakov (laboristo, 24 j.), “Kojzavod”, str. Leninska, 38, Barnaul, dez. daŭre koresp. kĉl. pri lab. k polit. temoj, L, PK, certe resp.

K-do Georgo Ŝeverduk (junkom-isto-lernanto), str. Gogolo, 38, “Uĉebn. pokaz. ŝkola Omĥo”, Barnaul, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, L, PK, PI, resp. garantiata.

K-do Ŝeŝenin (red. laboranto), Red. “Ruĝa Altaj”, Barnaul, dez. koresp. kun samfakuloj pri gazet-aferoj, junularo, lab. k politik. temoj, interŝ. gaz., ĵurn. Resp. garantiata.

K-do Ŝ. Goldfeder, Barnaul, petas siajn perdiĝintajn amikojn-SAT-anojn: D. Glizer, S. Segal k S. Gelrud informi lin pri iliaj fartoj. Li fartas bonege.

K-dino Antonido Ŝarlaimova (j. esp-istino), str. Nikitinska, 29, Barnaul, dez. koresp. kĉl. junularo, oficistaro, L, PI, fotojn. Certe resp.

K-dino T. Karmazina, str. 6-a Altajska, 78, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri lab. k virina vivo, L, PK, PI, gaz., ĵurn. Resp. garantiata.

K-dino A. Borisova (instruistino), str. Krasnoarmejskij per., 45, Barnaul, dez. serioze k daŭre koresp. kun instruistaro, lernantaro individue k kolektive, L, PI, gaz., ĵurn. Resp. garantiata.

K-do D. Taskin, Zavodskij per. 5, Barnaul, dez. serioze koresp. pri moraro k geografio kĉl., interŝ. materialojn. Resp. garant.

K-do M. Ŝatunov (fervojisto), str. Anatolio, 27, Barnaul, dez. koresp. kĉl. L, PK, junularo k lab-istaro kolektive k individue pri komuninteresaj demandoj. Resp. garant.

K-dino Agneso Senĉ (literaturistino), Red. “Ruĝa Altaj”, Barnaul, dez. interŝ. interesan lit. k red. materialojn, L, PK, kĉl.

K-dino Rezvaja (instruistino), str. Anatolio, 181, Barnaul, dez. koresp. kĉl., L, PK, kun instruistaro, literaturistaro pri pedagogio k literaturo.

K-do N. Pavlov (oficisto), “Okrono”, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri politikaj, lab. k revoluciaj temoj, L, PK, gaz., ĵurn., fotojn. Resp. garant.

ENHAVO:

paĝo
En kolektiva mastrumejo 333
Kiel ni estas persekutataj 334
“Popola domo” en Danio 334
Arbaraj laboristoj en Usono 334—35
Kaŭzo de senlaboreco en Kassel 335
Faktoj pri la sola zinkfabriko en Nederlando 335
Floras la blankrusa kulturo 336—37
Vilaĝana geedziĝo en Sovetio 336—37
Patro de ukrainia kooperacio 337
Tipografista vivo en Aŭstrio 337—38
El la Historio de l’ Socialismo 338
Por nia distro 338
Sennaciula Junulara Paĝo 339
Tra Esperantio 340—44
Anoncoj, Korespondado 343—44

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 244, 6-a de junio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 244 — APERAS SEMAJNE — 6. Junio 1929

[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA USONA IMPERIALISMO

Usono minacas forrabi al la eŭropa industrio ĝiajn nepre necesajn merkatojn. Samtempe ĝi metas la manon sur la plej gravaj branĉoj de la eŭropa ekonomio, lokante tie pli kaj pli kompaktajn kapitalojn. Tiele Usono ŝajnas interesita samtempe pri la ruiniĝo kaj la prospero de l’ malnova mondo.

Tiu ĉi paradokso estas dume facile klarigebla per rigardo al la okazoj lastatempaj. Oni vidas tie aperantaj la konturojn de la formoj, kiujn ricevos la ekstermiĝo de Eŭropo antaŭ la usona imperialismo.

Resumu ni kelkajn okulfrapajn faktojn.

La amerika elektra industrio, reprezentata esence de la Ĝenerala Elektra Kompanio (angla: General Electric Company), kiu superregis jam la francan produktadon (Thomson – Houston), kiu partoprenis en similaj entreprenoj en Italio, en Holando kaj Japanio, kaj kiu konservis rilatojn, diru ni… amikajn kun la grandaj elektraj “koncernoj” de Germanio, certigis al si tute novdate la regadon super la angla elektra industrio. Usono posedas sola — ne entenataj estas la partoprenoj en malpropraj entreprenoj — la duonon de la elektroteknika produktado de l’ mondo.

La amerika aŭtomobila industrio instaliĝas en ĉiuj eŭropaj landoj, ĉu kreante proprajn fabrikojn, ĉu akirante la estreĉon super naciaj entreprenoj. Ĝi portas la konkurencon, kiu ĝin mem vundas, en la landojn de l’ malnova mondo kaj greftas siajn proprajn antagonismojn sur tiujn, kiuj jam sen ĝi tie ekzistas.

En la peza metalindustrio, provoj de alproksimiĝo, ankoraŭ timemaj, distingiĝas inter la kontinenta ŝtal-kartelo kaj la amerika ferindustrio. La kunlaboro estas jam pli reliefiĝinta por iuj specialaj produktoj, kiel la reloj.

En kvanto da aliaj branĉoj (kupro, petrolo, lampoj ktp.) la amerika posedakiro estas plenumita. Kaj ĉie, la usonanoj posedas la leonan parton, tiel ke ilia superregado estas efektiva, eĉ tie, kie ĝi ne esprimiĝas per la investo de kapitaloj en Eŭropo.

En multaj industrioj, la eŭropa ekonomio tendencas fariĝi simpla dependaĵo de l’ usona ekonomio. Tiu ĉi tendenco manifestiĝas momente sub du formoj.

Aŭ la nordamerika kapitalo tute ampleksas la eŭropajn entreprenojn en internaciaj organismoj, kie ĝi estras ilin; aŭ ĝi leviĝas kontraŭ ilin kiel sola giganta entrepreno kontraŭ kelkajn malgrandajn dissemitajn produktantojn.

Se tiuj ĉi tendencoj plifortiĝas — kaj ili povas nur pligraviĝi kaj preciziĝi per la trudiĝanta evoluo! — la fatala sekvo aperas klare. En la unua okazo, la internaciaj organismoj, estrataj de l’ usona kapitalo, fine koncentrigos la produktadon pli kaj pli en la plej potencajn fabrikojn kaj en la plej favorajn regionojn, tio signifas — unuavice en Usonon mem. La tutmonda raciigado, kiu anonciĝas en kelkaj branĉoj, kondukos fine al la fermo de l’ eŭropaj entreprenoj. La posedantoj de ĉi tiuj fabrikoj havigos al si profitojn kiel antaŭe. La internacia trusto ĉi tiujn elpagos al ili proporcie al sia mondskala gajno. La laboristoj de l’ fermitaj fabrikoj ekserĉos laboron aliloke; ĉu ili trovos?

En la dua okazo, la eŭropaj entreprenoj estos traktataj kiel nekonsiderindaj duaranguloj (angle oni havas la karakterizan vorton: “outsiders”) de la usonaj posedantoj. Ili havos sian parton je merkatoj, se la aferoj bonstatas. Ili nelaboros ĉiufoje, kiam la plimalvastiĝo de l’ merkatoj nur plue permesos al la giganto, kaj sole al li, forvendi siajn produktojn.

La lokigo de l’ usonaj kapitaloj en Eŭropo do neniel kontraŭdiras la intereson, kiun havas Usono forpuŝi Eŭropon de ĝiaj merkatoj. Tio estas du aspektoj de unu sola kaj sama fenomeno. La amerika ekposedo kontraŭe nur ilustras ĝin kaj substrekas ĝian tutan gravecon.

Lucien Revo.


Per sia ekspluatado de l’ mondmerkato formis la burĝaro la produktadon kaj konsumadon de ĉiuj landoj kosmopolite. Je granda bedaŭro de l’ reakciuloj ĝi fortiris al la industrio la nacian grundon sub la piedoj. La pramalnovaj naciaj industrioj estis detruitaj kaj estas ankoraŭ ĉiutage detruataj. Ili estas forpuŝataj de novaj industrioj, kies enkonduko fariĝas demando de l’ vivo por ĉiuj civilizitaj nacioj, de industrioj, kiuj ne plu enlandajn krudaĵojn, sed krudaĵojn apartenantajn al la plej malproksimaj terzonoj translaboras kaj kies fabrikaĵoj ne nur en la lando mem, sed en ĉiuj mondpartoj samtempe estas konsumataj. Sur la lokon de malnovaj, per enlandaj produktoj kontentigataj bezonoj enpaŝas novaj, kiuj postulas la produktojn de plej malproksimaj landoj kaj klimatoj por sia kontentigo. Sur la lokon de malnova loka aŭ nacia memsufiĉo kaj izoliteco enpaŝas universala interkomunikiĝo, ĉiuflanka dependeco de unuj nacioj de la aliaj.

(El “La Komunista Manifesto” de Marks kaj Engels, 1848.)

— paĝo 2 —

346 — SENNACIULO

STRIKOJ EN ELDORADO — SUDA USONO

Rimarkebla tendenco en Usono estas la translokigo de l’ industrio suden. En la sudo, laŭ reklamoj, laborist-sindikatoj ne funkcias; nenia alilanda bloŝevika influo agitas tie la modelan “nordikrasan” laboristaron. El la kamparo la eks-terkulturistoj ĝoje akceptas malaltan salajron. La nova fabriko restas 5 ĝis 10 jarojn sen loka imposto. Limigo de virin- kaj infanlaboro aŭ ne ekzistas aŭ ne aplikiĝas.

Ĉu oni povas miri en tiaj kondiĉoj, ke la teksejoj kaj ŝpinejoj en la urbo Filadelfio (Philadelphia) kaj en la nordorienta distrikto de Nova Anglio (New England) komencas halti kaj fermiĝi? En la sudo la mastroj konstruis siajn proprajn vilaĝojn. Kelkaj mastroj estas diktator – filantropoj, sed plejparte ili ripetas la ekspluaton el la komenco de l’kapitalismo ĉiuloke. Sekve ribelo elsaltas. Jen rubrikoj el ĵurnaloj dum aprilo:

Teksist-gvidantoj forŝtelitaj en teksejaj strikoj. — Striko komenciĝos plie en 15 ŝpinejoj. — Mezuril-horloĝoj kaŭzas strikon. — Ĉefo de Amerika Labor-Federacio garantias helpi en sudo. — Sudaj strikantoj minacitaj de elhejmigo. — Plano por sindikato el 300 mil tekslaboristoj en sudo. — Sangverŝo en sudaj strikoj. — Tri novaj strikoj en sudaj fabrikoj.

[BILDO p.2 | 29,28,64,50] Foto: la ruinoj de detruita ligna konstruaĵo kun kolapsinta tegmento; antaŭ ĝi staras grupo da homoj.

La detruita sidejo de l’ strikkomitato de la Teksista Sindikato en Gastonia (Usono)

La du strikcentroj estas Gastonia kaj Ilizabitton (Elizabethton). Tre proksima al la limo de Suda Karolajna (Carolina) lokiĝas Gastonia en Norda Karolajna. Loĝas en tiu urbo 22 mil homoj, kaj en la najbareco 50 ŝpinejoj faras la kotonfadenon. Laborhoroj estas 12 ĉiutage kaj 11 nokte. Laŭleĝe infano devas atingi la dekkvaran jaron, antaŭ ol ĝi rajtas dumnokte labori en la fabriko, sed ofte okazas, ke ĝi pli fruaĝe noktlaboras. Por semajno la virinoj ricevas $ 5—10, la viroj $ 12 por 60-hora semajno. Ofte tri familioj loĝas en unu domo havanta nur 5 ĉambrojn.

La striko pro sindikat-rajtoj en Gastonia

La Nacia Teksista Sindikato, estrata de komunistoj, penis organizi la laboristojn en Gastonia, sed la unuaj 50 ĝis 60 anoj estis maldungataj. Proteste la 2-an de aprilo proksimume 11 mil ĉesis labori en fabriko de firmo Manville-Jeneks en la antaŭurbo Lore (Loray). Kaj de tiam kiel febro strikoj sporade okazis en la distrikto. Policanoj kaj soldatoj protektis la Lorefabrikon, kie plejparte la laboristoj strikis. Malpermesata estis strikparado en la strato. Oni arestis, bategis per revolveroj, pikis per bajonetoj la strik-pikedojn. Virinoj estis arestataj pro insultoj kaj “ebrieco”. Denunco de la “senmoralaj, senreligiaj, ruĝaj, kontraŭ-registaraj, kontraŭ-patriotaj, sangverŝantaj” ktp. gvidantoj plenigis la lokan ĵurnalaron. Kial ne perforte forporti ilin? reklamis la civitana asocio. Responde maskita amasaĉo plene detruis la strik-oficejon (vidu bildon) kaj disĵetis la nutraĵ-provizon por la suferantaj strikantoj en la straton.

Dume la policanoj kaj soldatoj konvene protektis la “ordon” per surdiĝo. Nur unu pastro el 22 subtenas la strikon. La Lore-kompanio fanfaronas, ke 75% dumtage kaj 50% dumnokte el ĝia laboristaro daŭras labori. Mankas nutraĵo al la strikantoj kaj nun la kompanio eldomigas ilin. La sindikato postulas 5-tagan laborsemajnon (sume 44 laborhorojn), 20 dolarojn da minimuma salajro semajne, intertrakton kaj oficialan agnoskon de l’ sindikataj reprezentantoj. La usona registaro havas Labor-Fakon, sed ne volas eĉ paroli kun la ruĝa komunista sindikato, kvankam la gvidantoj en Gastonia ne predikas komunismon, sed nur priatentas la salajron, labortempon ktp. de la teksistoj. Sed la Senato (t. e. dua parlamenta ĉambro) starigas oficialan enketon.

Pro la pliintensiĝo de l’ ekspluato oni strikas en Ilizabithton

En Ilizabithton (en Tenesi) iom malsimilas la afero. Sed ankaŭ tie la kapitalistoj rifuzas intertrakti kun la sindikato, kvankam la Unuiĝita Tekslaborista Sindikato (U. T. W. laŭ angla titolo) apartenas al la konservativa patriota AFL (Amerika Federacio de Laboro). Pli bela, sed pli malgranda urbeto Ilizabithton enhavas 10 mil loĝantojn. Pro allogo de senimposta dekjara periodo la kompanio komencis konstrui fabrikojn. Antaŭ 2½ jaroj la “Bemberg-Glanzstoff”-korporacio komencis fabriki artefaritan silkon¹ kaj ĝuas bonajn dividendojn. La fabriko kaj ĝia instalo kostas 30 milionojn da dolaroj. 80% el la kapitalo posedas germanoj. El la 5500 laboristoj ²/₃ estas virinoj. La laborsemajno havas 56 horojn. Laŭ oficiala statistiko la meza salajro estas semajne por virinoj — $ 6, por viroj $ 12. La streĉo kaj pliintensigo de la laboro, la uzo de “faden-horloĝo” (t. e. mezurilo pri farita laboro) krom la ordinara ekspluato ribeligis la laboristojn. A. Hoffman kaj aliaj sindikatestroj alvenis por helpi en mezo de marto. Ĉar la organizado ĵus komenciĝis kaj ĉar antaŭe la sindikatoj tre malsukcesis en la sudo, estis proponita kaj subskribita la 22-an de marto kontrakto, laŭ kiu la laborsemajno kaj salajroj de la viroj restas senŝanĝaj kaj iom pli favore gradiĝas la virina salajro, ĝis ŝi ricevus 22—24 cendojn hore kaj semajne $ 10.80, $ 11.20, $ 13. La sindikato tendencis kreski en la distrikto kaj konstrui pli firman bazon. Sed la kompanio rifuzis agi laŭ la kontrakto kaj ĝiaj amikoj, la “Babbit”-oj de Ilizabithton, decidis perforte kapti la gvidantojn. Ili forrabis dumnokte Hoffman kaj O. Gradi kaj portis per aŭtomobiloj malproksimen minacante per revolveroj.

La fratino de la loka gvidanto Pinik fortimigis la “subtenantojn de usona libereco” per pafado je protekto al sia frato. Netimigite Hoffman kaj O. Gradi revenis al la urbo kaj ankoraŭ gvidas la protestmovadon de la 5500 strikantoj.

Ĝis nun la korporacio rifuzas negoci kun la sindikato spite la fakto, ke ĝiaj du fabrikoj restas senvivaj. La pastroj ankaŭ tie ĉi estas kontraŭ la sindikato, kaj la Sav-armeo vane klopodas delogi atenton ĝis “la ĉiom bona en ĉielo”. Laŭ kuranta raporto multe pli da soldatoj nun gardas la fabrikon per maŝinpafiloj, ĉar la kompanio kolektis multe da strikrompantoj por ekfunkciigi sian fabrikon.

“Prospero” estas la nuna religio de Usono. Tial ne estas permesebla al ĵurnal-korespondantoj blasfemi per priskribo en alilanda ĵurnalaro pri la makuloj en la suna sudo. Sed ja ili ekzistas. Eĉ se la protestmovado vane forpasus, la ekzemplo infektas la sudan laboristaron kaj la kapitalisto devos serĉi novan sensindikatan Eldoradon.

(488)

¹ La aŭtoro de nia artikolo proponas al ni la vorton “rajono” por artefarita silko laŭ la angla “rayon”, por mallonge signi tiun novan industrion. Ni lasas la zorgon pri tiu vorto al la kompetentaj instancoj. — Red.


Oni vendas siajn privilegiojn!

K-do Ino-Kor (1307), Novjorko, komunikas al ni la tradukon de dokumento, kies originalon li tenas en manoj. Temas pri letero de grafidino Pia von Ŝtraĥvitz (germ.: Strachwitz), posteulo el malnova silezi-aŭstria nobela familio, kiu perdinte siajn riĉojn turnas sin al amerikanoj, petante, ke ili aĉetu ŝian nobeltitolon.

Ĉiuj laboristoj memoras, kiel alte fieris la nobelaro super la “vulgara popolaĉo” kaj eĉ super la ordinara burĝo. Kaj jen!… tiuj vantuloj vendas sian nobelecon al riĉaj vulgaruloj. Al eksterlandano, eĉ “malamik-landano” ili fordonas por ora kompenso tion, kion ili ricevis privilegie pro supera naskiĝo aŭ pro favoro de iu glora regnestro, al kiu plaĉis distingi ilin. Kiel oni vidas, ankaŭ la plej malvulgara aristokrato preferas kontentigi siajn materiajn bezonojn, vivante kiel sendistinga simplulo, ol malsatmorti “en honoroj kaj gloro”.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 347

SENBRIDA FAŜISMO EN JUGOSLAVIO

Longtempe la faŝismo furiozis sub la protekto de la leĝo, por erarigi la mondproletaron, por kaŝi siajn kruelajn manipulojn, kiuj similas al la mezepoka inkvizicio. Tamen la reĝimo devis fine malkaŝe montri sian veran vizaĝon. Tio okazis en januaro 1929, kiam la reĝo disirigis la parlamenton kaj fondis faŝistan, militistan registaron kunligitan kun militarista diktatoreco, kiu servas la interesojn de la serba hegemonia burĝaro, pli bone dirite, la anglanfrancan imperialismon, kies verko estas la jugoslava faŝismo.

De januaro la revoluciaj laboristoj amase estis arestataj kaj enkarcerigataj. Ekzistas fama subtera malliberejo “Glavnjaĉo”, konstruita de la turkoj dum la dekoka jarcento, en Belgrado. En tiu karcero oni turmentegas la arestitojn per mezepokaj turmentiloj (varmegaj feraĵoj ktp.). Eĉ burĝaj opoziciaj gazetoj devis konfesi la terurajn cirkonstancojn regantajn en tiu malliberejo.

Depost januaro la laboristaj gazetoj estas malpermesitaj same kiel la sendependaj sindikatoj. Ĉie arestoj kaj turmentoj al sindikatgvidantoj kaj aktivuloj. La jugoslava faŝismo ne bezonas honti antaŭ la mondkonataj pendigistoj Musolini, Cankov kaj Horti. Tion montris la lastdata besta kaj sanga ago de jugoslavaj ĝendarmoj.

En aprilo du konataj revoluciuloj K-doj Djakoviĉ kaj Hetjemoviĉ estis arestataj kaj de la ĝendarmoj mortigataj barbare kaj beste en arbaro. La ĝendarmoj asertas, ke la K-doj volis forkuri dum sia transporto, kaj tiel ili estis mortigataj. Al la laboristaro jam delonge estas konataj tiaj mortigoj “dum forkuro”.

K-do Djakoviĉ estis laboristo, kiu 24 jarojn aktive laboris en la movado. Li estis jam antaŭ la milito persekutata de la aŭstra absolutismo. Dum la milito li estis mortkondamnata, sed poste amnestiata. Post la disfalo de l’ aŭstra absolutismo li daŭrigis sian revolucian laboron en la nove fondita Jugoslavio. Post la milito li estis elektata deputito por la parlamento, kie li daŭrigis sian agadon por la interesoj de la laborista klaso. Oni arestis, kondamnis kaj turmentis lin… Vane ĉio, li neniam oportuniste perfidis la laboristaron. La burĝaro vidis ja bonege, ke K-do Djakoviĉ celis nur detruon de la kapitalista socio kaj liberigon de la laboruloj. Tial la faŝismo decidis mortigi lin. La saman sorton trovis K-do Hetjemoviĉ.

Tiuj K-doj donis sian vivon por la liberiĝo de l’ Proletaro. La revolucia laboristaro neniam forgesos tiun ĉi barbaran mortigon. Ne daŭros eterne la triumfo de la faŝismo, de la imperialismo. Ni jugoslavaj revoluciuloj kune kun la tutmonda laboristaro daŭrigos la laboron de niaj mortintaj K-doj. Ili mortis, vivu ilia laboro!

Volsús.


SUB LA UNUAMAJA STANDARDO!

(Raporto el Bulgario)

La granda Festo de Laboro kaj Batalo ĉi-jare okazis preskaŭ ĉie je furioza teroro kaj sangverŝo. Ankaŭ la bulgara reakcio ne restis malantaŭe. Dum tuta monato la polico turmentadis ĉiujn laboristajn organizojn kaj pli agemajn K-dojn. Konfiskado de gazetoj kaj alvokoj, aresto de redaktoroj, torturo al laboristoj en multnombraj policejoj, batado, insultoj — ĉiuj konataj rimedoj de l’ rafinita polico estis uzataj. Antaŭ ĉiuj grandaj fabrikoj kaj laborejoj estis konstantaj policpostenoj. En la fabrikoj mem-sekretaj policanoj. En multaj fabrikoj la laboristoj estis minacataj, multaj estis arestataj kaj kondukataj al la polica direkcio (konfiskata estis grandega kvinetaĝa domo — antaŭa klubejo de kompartio). Precipe oni arestis la parti-aktivulojn. Evidente la polico volis senkapigi la movadon, por ke la ago ne okazu.

Malgraŭ tio, ke Sofio je la 1-a de majo similis al militista tendaro, la laboristaro kuraĝe festis sian grandan tagon. En teatro “Renesanco” estis aranĝita kunveno. Sed la ministra konsilantaro je la antaŭvespero ĝin malpermesis (malgraŭ ke laŭ leĝoj publikaj kunvenoj okazas sen ricevo de speciala permeso). Sed la laboristoj alvenadis. La “kuraĝa” kaj “maldorma” polico komencis novajn arestojn. Ĉirkaŭ la deka horo estis arestitaj pli ol cent personoj. Iuj fabrikoj estis fermitaj, por ke la laboristoj ne eliru. Tiel ili restis ĝis la vespero.

Interpuŝiĝo kun la polico

Je la 10½-a multaj gelaboristoj kolektiĝis sur placo en iu malriĉa kvartalo. Tie sub ruĝa standardo komenciĝis la unuamaja kunvenego. Komencis paroli K-do Kalaiĝiev (delegito ĉe la kontraŭfaŝisma kongreso en Berlin, deputito de Lab. Partio). En sia parolado li pledis por ĉiuj devizoj de la Unua de Majo. Dume alvenis la polico: rajdantaj policanoj, aŭtomobiloj plenaj je ĝendarmoj kun ponardoj surpafile, ordinare vestitaj agentoj k. s.

Ili komencis pafi kaj per boksado forpeli la ĉeestantojn. Sed neniu foriĝis. Respondis la amaso per kantado de l’ “Internacio” kaj ekkrioj: “For la faŝismon!” “Vivu la 1-a de majo!” Ĉiuj estis viglaj kaj kuraĝaj. La polico ekiris al la standardo. Sed unu grupo da laboristinoj ĝin ĉirkaŭis kaj ne permesis ĝin forpreni. La polico montris grandan “heroecon” batalegante kontraŭ ĉi tiuj laboristinoj senŝirmaj per vipoj kaj pafilkapoj. Pli poste la polico kaptis la standardon kaj arestis post longa baraktado ĝian portanton, la sekretarion de la Lab. Partio. Estis arestataj krome kelkdeko da laboristoj kaj la kunvenego estis fine dispelata. Tamen la entuziasmo kaj batalpreto estis pliiĝintaj. La polico bone komprenis tion kaj okupis la stratojn, dispelante la manifestantajn laboristajn grupojn.

En la provinco regis ankaŭ la en faŝistaj landoj konata teroro. Malgraŭ tio en multaj vilaĝoj kaj urboj la laboristoj festis. Eĉ en la malliberejoj la politikaj malliberuloj partoprenis.

La ago de la malliberuloj

En Centra malliberejo apud Sofio estis deklarata malsatstriko en 1-a de majo. Kelkajn tagojn antaŭe la direktoro elvokis la politikulojn kaj diris antaŭ ili, ke estos uzataj eĉ pafiloj, se ili festos la 1-an de majo. La vesperon antaŭe estis donataj pli ol 100 skribopetoj de preskaŭ ĉiuj politikaj malliberuloj, per kiuj ili deklaras unutagan malsatostrikon okaze de la granda festo de Laboro, pledante por ĉiuj signalvortoj de l’ proleta klasbatalo.

Je la 7-a horo de l’ unua de majo eniris la ĉelojn de l’ politikuloj la ofica mallibereja personaro. Kun furiozaj vortoj ili sin ĵetis antaŭen kaj faris provon dekroĉi la ruĝajn rubandetojn de l’ malliberuloj. Sed la lastaj tiel kontraŭstaris, ke eĉ post kelkfoja provo la personaro ne sukcesis. Tiam oni elvokis en la dejor-ĉambron la pli konatajn K-dojn kaj traktis ilin per pugnobatoj, piedfrapoj kaj kaŭĉuka bastono. Sed eĉ post tio ili rifuzis fari la volaton. Sur la brusto de K-do Ĉakov oni apogis ponardojn kaj minacis lin, sed li daŭre rifuzis plenumi tion, kion ili postulis. Post la rifuzo komenciĝis pafado en la apuda koridoro. Ankaŭ tio ne helpis. Oni batis lin per pafilkapoj. Vane. Tiam oni katenis lin kaj ĵetis en karceron.

Preskaŭ la samo okazis kun K-do Stajkov, redaktoro de “Laborista afero”. Li deklaris antaŭ la policianoj, ke li ne demetos la ruĝan rubandeton, ĉar li skribis en la gazeto, ke la laborista klaso devas festi malgraŭ ĉio la 1-an de majo. Rezulto: katenoj kaj karcero. Kun K-do Vlado Tomov, izolita, okazas jeno: Li ne demetis la ruĝan rubandeton, malgraŭ la minacoj; li kantadis revoluciajn kantojn. Novaj minacoj — li kantadis. Katenoj kaj karcero estas la rezulto. Batitaj kaj enkarcerigitaj estas ankoraŭ multaj K-doj. Ĉiuj ili partoprenis la feston de Laboro kaj la malsatstrikon.

Ankaŭ en la distrikta malliberejo en Tirnovo ĉiuj estis enkarcerigataj pro la “krimo” esti alkroĉintaj sur siaj vestoj ruĝajn rubandojn. En ĉiuj malliberejoj tra la lando, kie estas politikaj malliberuloj, tio sama okazis.

Satanido.


Aperas nuntempe verkaĵoj kun scienca aŭ teknika karaktero, kies enhavo havas, aŭ celas havi universalan karakteron, en pli ol dudek eŭropaj lingvoj malsamaj. Estas malproksima la tempo, kiam per la nura kono de la latino oni povis legi ĉion, kion skribis en Eŭropo la kleruloj kaj filozofoj, kaj kiam ĉiuj pensuloj sin interkomprenis facile per unu morta lingvo.

A. Meje (france: Meillet).

— paĝo 4 —

348 — SENNACIULO

La teroro kontraŭ la laboristaj organizoj en Polio

Hodiaŭ ni konstatas en la revolucia movado de Polio, ke la leĝaj kaj malleĝaj politikaj partioj, la profunuiĝoj, kulturaj kaj sportaj asocioj de la laboristoj estas plenigitaj de homaĉoj-provokistoj. Kiu nur iomete estas suspektata pro simpatioj al la kontraŭfaŝisma movado, tiu tuj estas malliberigata kiel “kontraŭŝtatulo”. Ĉiuj ĝis nun okazintaj politikaj procesoj elmontris, ke nur dank’ al provokistoj senkulpaj homoj estas kondamnitaj je longjara mallibereja puno.

La fermo de l’ kulturaj, sportaj lab. asocioj, profunuiĝoj kaj politikaj partioj okazas plejparte dank’ al la “laboro” de tiuj provokistoj.

En la “defensivo¹” troviĝas “nigra listo” en kiun oni skribas la nomon de l’ suspektato. Pli ol 150 mil nomoj estas jam notitaj en ĝi. Ĉiu enregistrito estas spionata. Ĉe plej eta okazo tia homo tuj estas malliberigata. Ankaŭ ekzistas listoj de agentoj kaj provokistoj, kiuj estas ĉiuj konataj per sia numero. Multaj konataj revoluciuloj estas enskribataj tiujn listojn, por povi en konvena tempo disvastigi la famon, ke ili estis provokistoj kaj ĵeti en la koron de l’ laborulaj amasoj malfidon al ili. La provokistoj disvastigas famaĉon inter la laborula amaso, ke ĉi tiu aŭ tiu revoluciulo, maldekstra gvidanto, estas suspektita havi interrilaton kun la polico, por per tiaj fiagoj malfortigi la movadon de la revoluciema proletaro. En fabrikoj kaj laborejoj la spionoj sciigas la estrojn kaj “defensivon”, kiuj laboristoj estas maldekstruloj, kaj tuj ĉi lastaj estas maldungataj. Ili nenie ree trovos laboron, ĉar neniu entreprenisto dungos laboriston kun revoluciemaj sentoj.

La “ekonomia” teroro estas speciale uzata rimedo de l’ faŝismo, por disbati kaj faŝismigi la faksocietojn. En la ŝtataj fabrikoj estas dungataj nur tiuj, kiuj apartenas al faŝistaj profesi-unuiĝoj. La plej granda fervojista unuiĝo estas faŝismigita. Ĉiuj fervojistoj estas devigataj membriĝi ĉe tiu faŝista militorganizo. Granda elcento el la pago estas forprenata por militaj elspezoj. La laborista sportmovado estas devigata allasi al siaj societoj militajn kapitanojn, kiuj gvidas ĝin, militigante la tutan laboron. Kiuj kontraŭstaras, estas arestataj, la societoj fermataj.

Sed la laborula amaso en Polio, ukrainoj, blankrusoj, judoj, germanoj, poloj k. a. kontraŭbatalas mano en mano la blankan teroron, la faŝismon. Sub la gvido de l’ maldekstraj organizoj kaj kom. partio ili defendas siajn rajtojn kaj batalas por la socialismo.

Rolo Popfil.

¹ La polia politika polico.

[REKLAMO p.4] Ĉu ĉiuj laboristaj esp-istoj en via loko jam konas k abonas la ĉiusemajnan 12-paĝan “SENNACIULO”n ? Se ne, montru al ili vian gazeton k invitu ilin al abono… Ne forgesu, ke “S-ulo” bezonas ĝis la Leipziga Kongreso (aŭgusto 1929) almenaŭ 4000 abonantojn!

PRI NEDERLANDO

Same kiel la artikolo en n-o 242 ĉi tiu sekvanta okupas sin pri la artikolo de K-do I. F. aperinta en n-o 239 sub la supra titolo. Ĉar la subaj linioj rilatas speciale al laborkondiĉoj kaj salajro de l’ nederlandaj laboristoj, ni opinias ĝin koniginda, ankaŭ pro la diversaj ĝustigoj faritaj en ĝi. Red.

La meza salajro de la holandaj laboristoj estas 35—45 guldenoj semajne, skribis K-do I. F. en n-o 239. Kaj la laboro estas plej ofte kompensata monate! La verkinto de l’ menciita artikolo jam forlasis Holandon kaj reveturis Anglion. Mi devas atentigi lin, ke se li ankoraŭfoje vizitos eksterlandon, li informiĝu pli bone pri laboristaj salajroj, antaŭ ol publikigi tiun neveran artikolon en “S-ulo”.

Nun mi demandu K-don I. F., kial li post kvinmonata restado forlasis Holandon, se la salajro de la laboristaro estas tiel alta? Mi mem respondas al li: Vi tre bone sciis, kiom la laboristaro perlaboras semajne, kaj se tiel estus, kiel vi skribis, vi certe ne forlasus Holandon, ĉar vi sendube ricevus laboron en alia fako ol en via. Sed vi sciis, ke la laboro ne tiom multe enspeziĝas, kiel por vi la anglaj lecionoj, kiujn vi donis. Vi kiel instruisto postulis po horo 2 guldenojn, kaj la aliaj devas laboregi 4—5 horojn por laborakiri 2 guldenojn. Nur pli altaj oficistoj akiras 35—45 guldenojn semajne. Oni povas diri, ke tio estas nur 10% el la tuta holanda laboristaro. Kaj la ceteraj 90% perlaboras 20—30 guldenojn semajne, ankaŭ pli malmulte. Oni povas diri, ke la meza salajro estas 25—28 guldenoj semajne.

Ankaŭ ne estas vere, ke la plejmulto estas kompensata monate! Nur oficistoj, instruistoj, fervojistoj kaj la ŝtataj laboristoj estas monate kompensataj. Tio estas 10—15%. Mi estas ankaŭ eksterlandano kaj devenas el Vieno. Ĉar mi


La morto de la virgulino

Okaze de la 500-jara datreveno de la batal-elpaŝo de Johanino d’ Ark aperis en n-o 240 fruntpaĝe artikolo mia pri ŝia rolo. Mi diris en ĝi, ke pri ŝia vivo kaj agado ekzistas diversaj historiaj rakontoj, el kiuj neniu povas pretendi trafi la veron. Mi apogis min je la tezoj prezentitaj en la konata verko de A. Frans, kiu mem ĉerpis el plej diversaj fontoj. K-do Arco (909) verkis nun pri la sama temo disertacion, rimarkigante, ke ĝi prezentas la vivon de Johanino laŭ la nuna stato de la scienco. Ĉiuokaze restas konjektoj kaj hipotezoj. Tamen ni opinias, ke la traktaĵo estos interesa por nia legantaro. N. B.

Duonmilo da jaroj pasis, de kiam la Orleana Virgulino sur fronto de la franca armeo ekatakis sieĝantojn de Orleano. Bruaj naciistaj festoj memorigis tiun datrevenon. Post du jaroj la naciistoj kaj ekleziuloj ree festos, nome la kvincentan datrevenon de ŝia morto martira, al kiu fordonis jam neuzeblan ilon la nobelaro kaj pastraro. Sed… la homoj — certe malbonaj homoj — ĉiam diras sian “sed”. Ĝi estis ja la unua ribela vorto de l’ Satano — Lucifero — la Lumportanto…

Antaŭ ol la granda franca revolucio forbalais ĉiujn blazonojn kaj feŭdajn titolojn, oni povis vidi en Metz, super pordego de la domo de nobela familio d’ Armŭaz (france: d’ Harmoises) blazonŝildon kun surskribo: “Jehanne des Armoises Pucelle de France” (t. e. Johanino dez Armŭaz, Virgulino de Francio). La familio fieris pro sia deveno de la… Virgulino!

Kio do? Ĉu ŝi ne ĵuris sankte “resti virgulino” (cetere — “quamdiu placuit Deo” — ĝis kiam plaĉos al Dio)? Ĉu la Virgulino ne mortis martire en Ruen (Rouen) la 31. majo (aŭ 14. junio, aŭ 6. julio — eĉ samtempuloj ne sciis precizan daton) en jaro 1431? Ĉu ne akompanis ŝin ĝis la fatala brulŝtiparo la pia frato Marteno Ladvenü (L’Advenu) kaj saĝa majstro Johano Masjö (Massieu)?

Ĉu oni ne vidis — atestas ja la fidindegaj aktoj de la kanoniza proceso — forflugi blankan kolombon el la ardantaj flamoj? Ĉu ne atestas ŝian sanktan, mirindan ĉastecon la adoro de l’ homaro¹, laŭtaj preĝoj kaj grandiozaj temploj? Kaj la honorinda magistrato de l’ urbo Orleano — ĝi ja certe ne senkaŭze elspezadis depost la jaro 1433 sufiĉe grandan sumeton por solenaj diservoj pro kvieto de l’ animo de la sankta kaj glora Virgulino.

Kaj tamen…

Sinjoro Parsevalo de Kanjo (Cagny) delonge staris en densa amaso atendanta sur la ĉefplaco de Ruen komencon de spektaklo: oni estis bruligonta la herezulinon kaj sorĉistinon Johanino d’ Ark. Spektaklo efektive estis vidinda — ĉiam ja estas agrable vidi pereon de la malamikoj de la Sankta Eklezio. Kial tamen kontraŭ la ĉiam observata kutimo oni kondukis la ekzekutotinon “kun vizaĝo kovrita per vualo”? Kial la anglaj taĉmentoj neniun lasis de proksime ĝui vidon de meritita morto de l’ krimulino? Nu, certe, ŝi penis ja trifoje forkuri. Pro ŝia liberigo pledis kaj intervenis la princino de Bedford kaj Johanino de Luksemburgo. Onidire eĉ la juĝinta ŝin episkopo Koŝon (Cauchon) aŭdigis kelkajn suspektindajn vortojn pri pacienco ktp. Do — ĉu oni volis malebligi liberigon, forkuron aŭ…?

Ĉio ĉi pensigis iom la ĉeestintojn kaj neĉeestintojn. “Fine — skribas nekonata

¹ T. e. pastroj kaj ties piaj ŝafidoj. — M. A.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 349

estas depost la oktobra revolucio 1918 preskaŭ 5 jarojn senlabora, mi elmigris de Aŭstrio por serĉi laboron en eksterlando. Dank’ al mia esperanta scio mi tramigris piede la tutan Germanion, kie mi en esperantaj rondetoj ĉie estis bonvenigata. Finfine mi alvenas en Aalsmeer, kie mi ricevis de esp. K-do, kiu mem estas florkulturisto, laboron. Kaj mi ankoraŭ laboras kiel helpĝardenisto.

Mi komencas labori matene je la 6-a, laboras ĝis la 12-a, kaj poste de la 13½-a ĝis duono post la 18-a. Kaj mi perlaboras semajne 25 guldenojn. Sed mi devas esti kontenta, ke mi tiom ricevas. Ĉar pli ol 50% ricevas nur 18—22 guldenojn semajne en nia fako. Kaj tio estas la kaŭzo, ke la laboristaro ne estas organizita kaj la florkulturistoj-posedantoj dungas plej ofte eksterlandanojn, kiuj pli malkare laboras ol la holandanoj. Sed tiun longdaŭran labortempon ni havas nur dum la somero; dum vintro ni komencas je la 8-a matene kaj laboras ĝis la 16-a kun unu kaj duona horo da tagmanĝa paŭzo.

Se tiel estus, kiel K-do 3398 skribas, mi evidente povus aĉeti al mi ĉiusemajne tutan vestaĵon por 30 guldenoj aŭ 3 parojn de ŝuoj! Ĉar 13—15 guldenojn fraŭlo devas pagi semajne por manĝaĵo, loĝado kaj tolaĵlavado, restus al li 30 guldenoj! El tio la leganto povas vidi, ke la verkinto en n-o 239 iom fanfaronis pri la holandaj cirkonstancoj.

F r a n z B e l i č (13 242).

★ DIVERSAĴOJ ★

Miraklo

(Vera okazintaĵo)

Ĉu nuntempe ankoraŭ okazas mirakloj? Verŝajne. Jen miraklo okazinta antaŭ nelonge en urbeto de la Fiĥtel-montaro¹.

Sidis ŝuisto kun sia lernanto trankvile laborante en sia laborejo. Subite splitiĝas la fenestra vitro, ŝajne tute senkaŭze. Ne eksciinte la motivon, oni riparis la fenestron. Daŭris nur mallongan tempon, kaj la vitro ree dispeciĝis. Kio estas tio? oni demandis. La strato estas mallarĝa kaj eble “bona amiko” el kontraŭflanka najbararo intencis ĉagreni la ŝuiston. La afero estis denuncata al la polico, kiu tuj kaŝe observis la najbarajn fenestrojn, ne rimarkante ion suspektindan, dum la vitro refoje brue krevis.

Sendube miraklo, neesplorinda. — Estis ĉirkaŭata la domo de embuskantoj, tamen nenian kaŭzon oni rimarkis. Raportis la gazetaro pri la stranga afero. La publikaj opinioj estis tre diversaj. Kreduloj asertis, ke en proksima malnova turo jam fantomoj aperis. Aliaj personoj moke priparolis la okazintaĵon.

Iun tagon, kiam “la fantomo” refoje vagis, estis rimarkebla ŝunajlo en la fenestra randmureto. Tio fine montris la vojon, kie estis trovebla la signo pri la krimulo. Ŝajne kviete laborante la lernanto lerte klaketis najlon kontraŭ la fenestron.

Nun la nematurulo estis devigata aperi antaŭ la juĝistaro. Sed ne ekzistis leĝaj paragrafoj por lin puni pro tio. Multaj personoj eĉ opiniis, ke la friponeto meritas laŭdon.

2419, Selb.

¹ Bavario.

La “stultaj rusoj”

Dum la lasta mondmilito mi estis kiel germana soldato en Rusio. Aŭtune de 1916 nia taĉmento troviĝis en la Rokitno-marĉoj. Inter ni kaj la plej antaŭa linio de la rusoj estis nur la mallarĝa Oginski-kanalo. Ni bone povis aŭdi precipe dum la noktoj, kiel gaje la rusoj ridis kaj kantis. La unuan vesperon, kiam ni gardostaris ĉe la bordo de la kanalo, ni ricevis por la nokto la signalparolon “Helmkappe¹”. Ni miris pri la stranga vorto, ĉar kutime la signalparolo estis nomo de iu urbo aŭ generalo. Kiam la duan vesperon, tute kontraŭ la kutimo, ni ricevis denove la saman signalparolon “Helmkappe”, ni ne povis reteni nin kaj demandis nian superulon, ĉu tio ne estas eraro. Li respondis: “Tute ne, oni elektis intence tiun vorton, ĉar la rusoj ne havas en sia alfabeto la literon ‘h’. Pro tio ili ne kapablas elparoli ĝin kaj dum la noktoj tuj je la elparolmaniero niaj patroloj ekkonas, ĉu estas germano aŭ malamiko, kiu alproksimiĝas!” Dumtage ni estis en kabanoj iomete malantaŭ la fronto kaj ĉiuvespere dum la krepusko ni ekmarŝis por okupi niajn postenojn ĉe la bordo de la kanalo. Dum tri semajnoj ni havis la saman signalparolon “Helmkappe”. Je la tria vespero jam, kiam ni alproksimiĝis al la kanalo, la rusoj salutis nin de la alia flanko en tute korekta maniero per nia signalparolo “Helmkappe”. Dum la nokto, kiam niaj patroloj venis al nia posteno kaj kiam ni alvokis ilin postulante la signalparolon, tuj la rusoj respondis centope: “Helmkappe”. Ni ridis pri tio, same ankaŭ niaj “malamikoj”. Estis bone por ni, ke estis tie tute trankvila frontsektoro. Ŝajne pro la danĝeraj marĉoj en tiu regiono oni ne riskis atakon, nek de nia, nek de la rusa flanko. La postan tagon ni kompreneble raportis al niaj superuloj, ke la rusoj same bone kiel ni elparolas nian signaldiron “Helmkappe”, kiun ili ja dum du antaŭaj noktoj ofte aŭdis de niaj postenoj kaj patroloj. Sed niaj oficiroj ne kredis tion, unu eĉ alkriis nin: “Vi estas ebriaj! Estas absolute neeble, ke ruso

¹ H e l m = Kasko. K a p p e = ĉapo.

samtempulo — oni bruligis publike ŝin aŭ iun alian virinon, similan al ŝi, pri kio multegaj personoj opinias diverse.” Necerteco kreskis. Angloj spitis ĝin, francoj tamen rakontis laŭte, ke la tuta afero estis trompo, ke la Virgulino vivas ie kaŝite. Kaj jen — aperis la saviĝinta heroino. Duboj rapide fariĝis certeco por… despli rapide reveni. Ne estis facile ekkoni trompulinon: vivis ja ankoraŭ patrino kaj du fratoj de Johanino.

Pasis kelkaj jaroj. Jakobo Larĵantje’ (L’Argentier), honorinda trezoristo de la urbo Orlano, ĉiujare notis en la urba spezlibro sumeton por mesoj pro l’ animo de l’ Virgulino. Apud tiuj ciferoj tamen aperas en j. 1434 kaj daŭras ĝis j. 1436 sufiĉe oftaj elspezoj por la kurieroj, kiuj alportadis leterojn de “Johanino la Virgulino”! Gravaj devis esti ĉi tiuj leteroj, gravajn aferojn pritrakti, se la magistrato sendadis ne ordinarajn urboservistojn, sed heroldojn de la urbo. Kaj tiuj heroldoj estis du fratoj de la mortinta (laŭdire) Johanino d’Ark!

Kelkajn jarojn poste en j. 1439 venis urbon iu “sinjorino Johanino dez Armŭaz” solene kaj honore akceptata de la magistrato pro la “meritoj, kiujn ŝi akiris dum sieĝo de la urbo”. Kiu do estis tiu sinjorino d’ Armŭaz? Laŭ notoj de la dekano de preĝejo de Sankta Tibo (Thibaut) en Metz ŝi estis edzino de nobelo Roberto d’Armŭaz. Kvankam sinjoro d’Armŭaz tute ne estis iu altrangulo, sed simpla, bonhava kavaliro, lian edziĝ-festenon en Arelon (Arelont) ĉeestis multaj eminentuloj de la reĝa kortego. Kaj ĉiuj ĉi personoj ĉeestis ankaŭ iam solenan kronadon de reĝo Karolo VII. en Reims, kronadon, kiun preparis kaj ĉeestis la Virgulino. En jaro 1436 la 20. majo sinjorino Johanino vizitis Metzon kaj akompanis ŝin la du heroldoj de la urbo Orleano, du fratoj de Johanino d’ Ark.

Kiu do estis sinjorino d’ Armŭaz? La respektinda dekano ne dubis, ke ŝi estis la heroino de l’ centjara milito, ne dubis ankaŭ la eminentuloj ĉeestintaj ŝian edziniĝon. Kaj la magistrato de Orleano? Ni ne scias, kion pensis la honorindaj konsilantoj. Certe, depost la jaro 1436, depost la jaro, en kiu edziniĝis sinjorino d’ Armŭaz, ili jam ne elsendadis heroldojn al “Johanino la Virgulino”; elspezo tamen por la funebraj mesoj daŭris pluen.

Subite, en jaro 1439, en jaro, dum kiu estis vizitinta la urbon “sinjorino Johanino d’ Armŭaz”, tiom meritinta dum la sieĝo de la urbo (1429), oni ĉesigis la diservon kaj renovigis ĝin nur en jaro 1450 “pro la mortinta Virgulino¹”. Tradicio de la familio dez Armŭaz asertas, ke ŝi postlasis du filojn. En jaro 1455, kiam Johanino d’ Ark jam certege ne vivis, ŝia patrino kaj fratoj komencis postmortan rehonorigan proceson.

(Finota.)

M. A r c o (909).

¹ Se oni povas fidi je kritikkapabloj de historiistoj el XVII-a jarcento, ekzistis tiam du dokumentoj — edziĝkontrakto de Johanino d’ Ark kun Roberto dez Armŭaz, troviĝanta en domo de tiu familio en Metz, kaj vendakto de bieno farita de Johanino “du Lys” (dü Lis) Virgulino de Francio (!) en nomo de ŝia edzo. Tiuj du dokumentoj ne estas nun konataj; eble ili pereis kun multaj aliaj dum la revolucio. Ĉiuokaze tamen ili ne estas senrezerve citindaj, ĉar falsado de dokumentoj, precipe genealogiaj, okazadis tre ofte kaj metodoj de kritiko ĝis la XIX-a jarcento estis nur en embria stato.

— paĝo 6 —

350 — SENNACIULO

kapablas elparoli ‘h’. Ĉe nia stabo estas lingvista profesoro, kiu estas fakulo tiurilate; li devas scii tion.” Ni volis kontraŭdiri, sed la oficiro ne permesis tion.

Dum tri semajnoj la rusoj salutis ĉiun germanan patrolon, kiu estis alvokita de ni, tuj per “Helmkappe”; ni ne konstatis diferencon en la parolmaniero, sed la profesoro ĉe la stabo, kiu neniam havis tempon por mem aŭdi tion, ĉiam asertis: “Absolute neeble!” Jen — teorio kaj praktiko.

B u r g e r (601).

EL KVINDEKJARA VIVO EN SOVAĜEJO

Mi revokas en mian memoron la tagojn de 1876, kiam mi estis metilernanto sur velŝipo, kiu ankris en Hobson-golfeto, apud la urbego Melbörn (angle: Melbourne), post vojaĝo de okdekdu tagoj de Londono.

Ni estis portantaj elmigrantojn, filojn kaj filinojn de la brita laborista klaso, kiuj, pagante unu funton sterlingan (= ĉ. 5 dol.) por la vojaĝo, havis permeson suriri la ŝipon ĉe la Orienta Hindia Doko (angle: East India) en Londono, kun la permeso de dormo sur la interaj ferdekoj. Ili vivis tie same kiel bestoj, nutrataj per pizsupo, salita ĉevalo kaj malmola manĝaĵo dum la transiro de la salakvo por laŭ la celoj de la Aŭstraliaj dungantoj de laboro, konkuri kontraŭ siaj fratoj kaj fratinoj de la laborista klaso pro vivrimedoj.

[BILDO p.6 | 21,30,36,47] Foto de maljuna viro kun ĉapelo kaj longa mantelo, staranta sur strato antaŭ domoj.

Kompreneble per gazetaj reklamoj kaj la mensogoj de elmigrintaj oficialuloj kaj agentoj ili estis plenaj da fido pri oraj oportunoj en Aŭstralio, kvazaŭa ormino por senlaboraj senmonaj britaj gelaboristoj. Malmulte ili imagis, ke ili estis veturigataj trans la oceanojn por la celo de la Aŭstraliaj patriotaj kaj bonkoraj dungantoj, kiuj uzos ilin kiel batilon por malaltigi la salajrojn ĝis la limo de mizero. Ili ne sciis, ke tiuj dungantoj amasigas armeon el malsataj laboristoj pretaj plenigi la oficejojn, fabrikojn, farmojn, la ŝafajn kaj ceterajn staciojn de la diversaj kolonioj, se la tieaj laboristoj kuraĝe plendas pri la laborkondiĉoj.

Alveno en Aŭstralio

Levante la ankrojn post kiam la veloj estis fiksitaj, la ferdekoj liberigitaj, kaj la ŝipo estis kvaranteno, ni estis trenataj al Uiljamstaŭn (Williamstown) kaj aligita al la kajo. Tie al la homaj bestoj estis permesate preni siajn malmultajn posedojn kaj paŝi sur la teron de “sia estonta lando”.

Je la sepdeka jaro de la pasinta jarcento, ŝipoj, kiuj bezonis profundan akvon, ne povis eniri la riveron Jarra-Jarra al la urbego Melbörn. Ili malŝarĝis siajn ŝarĝojn ĉe Sandriĝ (Sandridge) aŭ Uiljamstaŭn.

Dum ses semajnoj mi restis en Melbörn kaj renkontis tie kelkajn gejunulojn, kiuj dum okdek du tagoj estis loĝantoj sur la sama velŝipo kiel mi, kaj sen escepto ili rakontis la saman historieton de malfeliĉo kaj malsufiĉo de laboro, tro malaltaj salajroj por povi vivi.

La forkuro de l’ ŝipo

Post du jaroj mi denove veturis, ĵetante ankron en Hobson-golfeto apud la pordego de Melbörn, post vojaĝo de naŭdek ok tagoj de Liverpul (Liverpool). Mi estis sur Glasgova ŝipo, subskribinte kontrakton kiel ordinara maristo kun la grandioza salajro de tridek ŝilingoj (ĉ. 7½ dol.) monate. Ni portis al Aŭstralio, sur la interaj ferdekoj, brute traktate kaj manĝigate en la samaj malbonaj kondiĉoj, precize la saman specon de homa ŝarĝo kiel dum la antaŭa vojaĝo. Post kvaranteno ni mallevis la ankrojn ĉe la Sandriĝ kajo, kie la laborserĉontoj en stranga lando marŝis trans ponteton kaj paŝis sur la teron de la lando de espero kaj aŭreolumo. Kun ili iris mia kofro enhavanta miajn malmultajn posedojn je vestaĵo.

Antaŭ ol pasis du semajnoj, sub la kovro de mallumo, mi forlasis la ŝipon por neniam denove returni. Por eviti areston kaj malliberon pro tiu ago mi kaŝis min en loĝejo por maristoj en Litl’ Kolinz (Little Kollins)-strato’ ĝis la ŝipo denove foriris trans la maron. Promenante tra la Flindersstrato, ĉe strata kruciĝo mi renkontis bone vestitan virinon. Ŝia kolorita vizaĝo rakontis la veron; ŝiaj trajtoj ŝajnis konataj al mi. Tuj ŝi rekonis min kiel maristan lernanton, kun kiu ŝi ofte parolis dum la okdekdu-taga vojaĝo de Londono al la antipodoj.

Virina malfeliĉo

Ekkriante “Hallo Fred”, ŝi prezentis sin senprokraste. Mi havis kelkajn ŝilingojn en mia poŝo; sekve mi invitis ŝin trinki tason da kafo kun mi en restoracio trans la strato. Dum la trinkado ŝi per malmultaj vortoj kun larmoj sur la vango diris al mi la saman malbonŝancan historieton kian mi ofte aŭdis en diversaj havenurboj de la globo.

Post ĉeesto en Melbörn ŝi malsukcesis trovi taŭgan laboron por sufiĉa salajro, suferis la batalon por ekzisto sub dikfingroj de tiranaj gedungantoj, ĝis ŝi ne plu povis toleri la ŝarĝon. Ŝi fariĝis loĝanto de la “Suba Mondo” kaj certigis min, ke la plimulto da “koloritaj virinoj” de Melbörn kaj Sidni (Sydney) estis anglaj fraŭlinoj, kiuj same kiel ŝi estis trompataj de elmigrantaj oficoj en Anglio kaj post ĉeesto en Aŭstralio devis serĉi siajn vivrimedojn sen ia subteno. Ni fintrinkis la kafon kaj iris eksteren en la straton. Mi neniam vidis ŝin denove.

Kun samsortano

Promenante rapide sur la strato, vane penante forgesi la larmojn, kiujn mi vidis sur la ruĝigitaj vangoj de mia kompatinda samlandanino, mi iris sur Burkstrato, intencante viziti vendejon. Subite mi renkontis la junulon, kiu helpis min kaŝe elŝipigi mian kofron ĉe Sandriĝ. En Anglio li estis kontoristo en asekuroficejo en Manĉestr’. Ne trovinte profitdonan oficlaboron en Melbörn, li trovis oficon kiel klient-serĉisto por pensiono. Lia devo estis renkonti vagonarojn kaj ŝipojn kaj konsentigi pasaĝerojn, ke ili loĝu en “lia” pensiono. Mi lasis lin malbeni la agenton, kiu instigis lin forlasi Anglion.

Dume alia surprizo atendis min en Litl’ Kolinz-strato. Mi reiris al la pensiono por vespermanĝi, kaj tuj kiam mi eniris en la manĝ-ĉambron, iu vokis al mi: “Ho, kunulo! de kie vi venis? Kien vi iros?” Mi tuj rekonis la parolinton; ni unuafoje renkontiĝis en San Francisko dum 1876, kiam niaj ŝipoj ankriĝis ĉe la sama kajo. Post la vespermanĝo li informis min, ke la hieraŭan tagon li forlasis la ŝipon, sed ke post du horoj li renkontis ŝipanon, kiu diris, ke la kapitano havigis al si arest-leteron, por ke oni tenu la forestinton, ĝis la ŝipo denove pretiĝos. Sekve li forte deziris tuj forlasi la urbon. Miaj sentoj estis similaj; tial ni kune iris al la butiko de “Nia Onklo Joĉjo”, kiu montris la signon de la “tri pilkoj” ĉe Litl’ Kolinz-strato, kie ni aĉetis broke la ekipon de piediranto. Kaj antaŭ ol leviĝis la suno, ni forlasis la urbon, portante surdorse niajn pakaĵojn, direkte al Sandhörst, Kaselmen¹ kaj Ballarat, laŭ la ĉefa vojo al Ehöka¹ kaj la rivero Möre. Piedirinte ĉ. 50 kilometrojn ĝis la subiro de la suno, niaj piedoj lacaj kaj vezikaj, ni atingis braketon de la rivero, kaj proksime, ĉe aro de gumarboj, ni renkontis alian vagulon, kiu ĵus pretigis sian vespermanĝon. Li estis germano, kiu pro longa restado en la lando bone parolis la anglan lingvon. Li invitis nin al sia fajro, kaj ĝia varmega teo helpis nin manĝi tion, kion ni aĉetis en urbeto survoje. Post la manĝo ni interparoladis kun nia nova amiko, kaj antaŭ ol enlitiĝi ni estis bonaj kamaradoj.

(Finota.)

M a l j u n u l o (10 664), Anglio.

¹ Angle: Sandhurst, Castlemaine, Echuca, Murray.

[REKLAMO p.6] Jam mendebla kaj baldaŭ ricevebla: KANDID la ĉefverko de VOLTER en esperanta traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de la tradukinto kaj ilustroj de R. Bartelmes — 160 paĝoj. Prezo: 1,70 mk. g.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 351

SENNACIULA VIRINA PAĜO

Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.

NIA FEMINISMO

Nuntempe, kiam la porvivada lukto estas tiel akra kaj peniga, en nia putriĝanta kaj egoista socio, kie ĉiu nepre celas superregi la aliajn, la virino — la ĉiama oferitaĵo — energie postulas sian rajtolokon tiel same en la familio, kiel en la socio. Ŝi depostulas rajtojn, kiujn ĉiam la viroj rifuzis al ŝi…

Ĉu tio signifas, ke postulante tiujn rajtojn, la feminisma virino kontraŭas la viron kaj agas milite kontraŭ lin? Ĉu ŝiavice la virino celas superregi la viron? Ne. Por ni feminismo ne signifas batali kontraŭ la viron; ĝi ankaŭ ne estas interseksa batalo. Ni ne malamiketas niajn virajn K-dojn, sed ĉar la virino laŭ socia vidpunkto estas samvalora, kia estas la viro, ni ne volas submetiĝi je lia rego. Ni ne konsentas — pro maljustaj leĝoj kaj kutimoj esti kvazaŭ akcesoraĵo.

Longe kaj penige batalinte, ni fine sukcesis egaligi nian salajron al tiu de la viroj¹. Sed ni volas ekvilibrigi rajtojn kaj devojn, penojn kaj plezurojn.

Nia tro frue mortinta K-dino Neli Rusel (Nelly Roussel) skribis: “Feminismo estas harmonieca doktrino; ĝi celas kunigi la homan paron laŭ la spirito kaj koro, kaj ne nur laŭ la sekso kaj intereso. La homa paro devas konsisti el du unuoj konsciaj kaj liberaj, sin reciproke respektante, konsilante kaj helpante. Ambaŭ unuoj, koro ĉe koro, mano ĉe mano, sen hierarkio, sen ĵaluzo, devas konstante celadi al pli da amo kaj pli da belo.” Oni el tio konstatas, ke se la signalvorto de feminismo estas “batalo”, ĝi ankaŭ estas “amo”.

La sindikatisma feminismo, kiu stimulas la propagandistinojn de la feminismaj grupoj ĉe la publika Instruado en Francio, ne nur celas socian pliperfektigon, ĝi ankaŭ celas profesian kaj pedagogian plibonigon.

Je profesia vidpunkto ni jam atingis salajregalecon¹, sed ni volas, ke la rajtoj ankaŭ estu samaj por ĉiuj ŝtatoficistoj, ne atentante pri la sekso. Tial ni senlace postulas: 1. ke la pensio de mortinta oficistino estu pagata al la vidvo kaj infanoj; 2. ke la kromsalajraj monhelpoj estu por ĉiuj egalaj; 3. ke la pronaska libertempo estu plilongigata, por ke la patrino povu mamnutri la ĵusnaskiton; 4. ke la depostuloj de la geoficistoj — dum la ofica provtempo — estu realigataj; 5. ke ĉi tiuj, kiuj oficas en loko, kie la vivado estas ĉiel malfacila, ricevu ŝtatan monhelpon.

Laŭ pedagogia vidpunkto ni batalas kontraŭ la nuna disigo de la seksoj; ni postulpetas, ke la geseksuloj estu kunedukataj en ĉiuj gradoj de la instruado, ĉar ni opinias, ke tio plifaciligus spiritan interŝanĝon kaj ebligus, ke la disvolviĝo de la homa estaĵo estu pli harmonia.

En niaj lernej-klasoj ni studis la demandon rilate la infanojn tro nervemajn, kaj ni elserĉas, kiarimede estos eble malaperigi ilian tronervemon, por ke ili fariĝu estaĵoj bonsanaj kaj normalaj.

Ni plie petas, ke la kuracista senpaga vizito okazu akurate en ĉiuj lernejoj. Niaj grupoj de la instruada fako agas ne nur profesi- kaj pedagogicele. Ili ja transpasis la limojn de nia profesio kaj atentas pri la sorto de ĉiuj virinoj, patrinoj kaj laboristinoj.

M a r i o B. kaj S u z a n o D.

Laŭ “Bulteno de Feministaj Laik-Instruadaj Grupoj” en Francio mallongigite trad. SAT-anino 1380

¹ Oni rimarku, ke en plej multaj landoj tia egaligo ne estas atingita. La artikolo verkiĝis en Francio. — R e d.

Al K-dino T e r e s o C a b o (SAT-anino 8163)

Kamaradino!

Al vi, ho kamaradino,
Mi sendas saluton sinceran;
Al vi, la estonta patrino,
Sentima en lukt’ pro libero.

Se vian amatan filon
Sen antaŭjuĝ’ vi edukos,
Ne kreos el li vi ludilon,
Batalon li mem ne rifuzos.

Per viaj saĝaj admonoj
Ne logos lin dogmo kaj kult’,
Pastroj, diaĵoj, friponoj,
Atakos lin sen rezult’.

Kiam vin, ho nobla patrino,
Via filo amkaresos,
Vi fieros, pro via destino,
Ĉar via idealo sukcesos.

Ĉar tiu sango el via kor’
Batalas, vivas kaj amas;
Kaj konstanta dolĉa memor’
En li ekbrilas kaj flamas.

Al vi, ho kamaradino,
Mi sendas saluton sinceran,
Al vi, kunlaborantino,
En la klasbatal’ pro l’ libero!

J. G r a u (12 028).

JAPANAJ LABORISTINOJ

La virinloĝantaro en Japanio . . . . . ĉ. 27 897 000 homoj
(la nombro estas duono de la tuta loĝantaro)
Laboristinoj . . . . . . . . 8 127 000
Virinoj, kiuj sin okupas pri instruado kaj aliaj spiritaj laboroj . 170 000
Mastrinoj de komercaj kaj terkulturaj okupoj . . . . . . 1 620 000
Virinoj, kiuj vivadas je domluprezo, rento, emeritaĵo, dividendo, pensio . . . . . . 220 000
Virinoj vivantaj depende de viroj kaj laborantaj hejme . . . . 5 364 000

La restanta nombro apartenas al tiuj, kiuj estas pli ol 60-jaraj aŭ malpli ol 16-jaraj.

Specoj de Laboro

8 127 000 da laboristinoj sin okupas pri terkulturo, industrio, komerco, ofica servo, liberokupo, mino, komuniko kaj akvoproduktado. Laboristinoj en industrio faras nombron da 1 200 000, el kiuj 800 000 sin okupas pri tinktura-industrio; 60 000 pri scienca industrio; aliaj pri industrio de maŝinoj kaj iloj, en ĉiuj branĉoj de diversaj industrioj.

Labor-kondiĉo kaj labortempo

28 elcentoj da laboristinoj laboras 9—10 horojn ĉiutage: 53 elcentoj (t. e. pli ol la duono de la tuta laboristinaro) laboras 10—12 horojn ĉiutage. En tinktura industrio, en kiu pli multe da virinoj ol viroj estas okupataj, la labortago estas 12-hora, kaj pli ol 200 mil laboristinoj laboras dum nokto; oni kalkulas 7% aŭ 8% da noktlaboristinoj en Japanio.

Laborpago

Virinoj, nur pro tio ke ili estas virinoj, ne povas akiri la saman pagon por la tute sama laboro kiel viroj. Ekzemple en la metalindustrio, virlaboristoj akiras 1.25 dol., dum virinlaboristoj nur 0.60 dol.; en fibro-industrio, viroj akiras 1.20 dol., kaj virinoj 0.46 dol., en ĥemia industrio, viroj akiras ĉ. 1 dolaron, dum virinoj 0.44 dol. Sekve la plej multo da virinlaboristoj ĉiutage laboras pli ol 10 horojn kaj akiras pagon malpli altan ol ½ dolaron.

Pensionoj

46 elcentoj da gelaboristoj en fabrikoj, sub la apliko de fabrikleĝo, loĝas en pensionoj, kaj pli ol 8% el tiuj en pensionoj loĝigitaj personoj estas laboristinoj, kiuj nombriĝas je pli ol 480 400. Tag-laboristinoj kaj nokt-laboristinoj loĝas en u n u ĉambro; ili alterne uzas unu saman ĉambron tage kaj nokte, kaj ĉ. 10 laboristinoj loĝas en ĉambro, kiu estas proks. 3 metrojn larĝa kaj 4 metrojn longa. Manĝaĵoj kaj litaĵaro estas tre malbonaj: nehigieneco regas: pensionloĝantinoj ne havas liberon por eliri.

Per tio virinlaboristoj laboras tute same kiel virlaboristoj: Sed virinlaboristoj ne havas politikan rajton por elektado, nek liberon por aliĝo al politika partio, kaj la civitana leĝo donas al virino tute malegalan trakton.

Kompare kun riĉulo, kompare kun viro, ho, en kiel diferenca stato japana virino troviĝas? Ŝi ja suferas sub duobla subpremego!

E l j a p a n i g i s 4976.

[REKLAMO p.7] En katenoj de la maljusteco — Virina Krestomatieto — 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. — Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 8 —

352 — SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

INTER NI

— Mia embaraso estas granda por elekti inter la kandidatoj por la ĝenerala voĉdonado. Vere, mi ne scias kion fari.

— Bone mi komprenas vian embarason, tial ke la saman mi spertis. Tamen ne tro longe mi ŝanceliĝis k konkludis: “La nomoj de tiuj kandidatoj estas publikigitaj en S e n n a c i u l o k neniu skribis al la Direkcio de SAT, ke ĉi tiu aŭ tiu estas fripono, aŭ sentaŭgulo. Sekve ĉu mi bezonas rompi al mi la kapon por fari elekton? Se mi ne konas persone ĉiujn kandidatojn, mi tamen povas havi pri kelkaj firman opinion.

“Jen K-do A, kiu ofte kunlaboris al S e n n a c i u l o k al L a N o v a E p o k o; per liaj saĝaj artikoloj mi povis akiri konvinkon pri lia gvidkapablo. Jen K-do B, kiu plurfoje starigis saĝajn proponojn aŭ demandojn dum kongresoj aŭ aliokaze; jen K-do C, kiu estas bone konata kiel fervora pioniro de nia movado en sia urbo k okupas postenon ĉe sialanda LEA; jen K-do Ĉ, kun kiu mi korespondadis; jen…” sed mi ne plilongigu ĉi tiun skribon.

Devas esti klare al ĉiu, ke en SAT estas eble akiri konvinkon pri la elektindeco de kandidato, kiun oni neniam vidis, neniam aŭdis. Sed kompreneble, necesas por tio esti SAT-ano jam de kelka tempo, necesas aboni S e n n a c i u l o-n, unuvorte necesas esti vere a k t i v a membro de la Asocio.

— Nu, ĉu do la novuloj ne devas ankaŭ voĉdoni?

— Kial ne? Ili povas peti konsilon al la peranto aŭ al la gvidanto de la SAT-rondo. Ne ekzistas do principe ia ajn malhelpo en la funkciado de nia ĝenerala voĉdonado.

Mi tiel rezonis kun nove varbita SAT-ano, kiam alvenis mia malnova amiko G. Li havis malkontentan mienon k tenis pugne la manojn. Li ekdiris:

— Ĉu konas “K-don” F.

— Certe jes; almenaŭ mi kelkfoje aŭdis k aplaŭdis lin en kunvenoj. Nu?

— La aĉulo! Ni ektrovis, ke li estas spiono. Li cetere malaperis de kelkaj tagoj…

— Tio estas relative ofta fakto. Kaj vidu, via sciigo helpas al mi klarigi al tiu ĉi nova SAT-ano, ke ne ĉiam sufiĉas koni iun persone por esti tute certa pri lia fidindeco.

En SAT la konsilantoj ne ricevas salajron k sekve estas dube, ĉu friponoj avidas tian postenon. Tial ni do povas sen granda hezito voĉdoni por kandidatoj, kiujn ni tute ne konas.

Cetere, kiam la SAT-movado estos pli maljuna, pli vaste etendiĝanta, oni pli k pli havos la eblon koni la kandidatojn.

Sufiĉas nun, ke ni estu konvinkitaj, ke la p r i n c i p o de voĉdonado en SAT estas taŭga. En la estonto ni zorgos plibonigi ĝian praktikan aplikadon. Dume sen timo ni voĉdonu iom blindete, rilate al kelkaj nekonatuloj. Ni estu trankvilaj, pro tio certe ne domaĝos nia afero. E. L.

Laborplano dum la 9-a SAT-Kongreso

Servado en la stacidomo:

sabaton, la 3-an de aŭgusto, de 7-a ĝis 24-a horo; dimanĉon, la 4-an de aŭgusto, de 6-a ĝis 16-a horo. Post tiu tempo la akceptejo dum tuta daŭro de la Kongreso funkcios en la Popoldomo (Volkshaus — parolu: Folkshaŭs), atingebla per tramoj 10, 11, 28 (informoj pri tramveturado en Leipzig aperos en “S-ulo” post kelkaj semajnoj).

Dimanĉon, la 4-an de aŭgusto:

je 9-a horo k u n s i d o d e l a p l i v a s t a e s t r a r o d e L E A por germanlingvaj regionoj en la Popoldomo:

je 9-a horo renkontiĝo en la Popoldomo por komuna vizito al la zoologia ĝardeno k. a.;

je 12-a horo komuna manĝado en la Popoldomo;

je 14-a horo k u n s i d o d e l a P l e n u m k o m i t a t o k S A T – K o n s i l a n t o j en la Popoldomo;

je 16-a horo k o m u n a f o t a d o en la Popoldomo;

je 17-a horo kunesto de ĉ i u j G e k – d o j e n l a ĝ a r d e n o d e l a P o p o l d o m o (tamburado, muzikado, alarmado por la amaskunveno);

je 18-a horo a m a s k u n v e n o en la salonegoj de la Popoldomo.

Lundon, la 5-an de aŭgusto:

je 8-a horo renkontiĝo en la Popoldomo p o r v i z i t o a l ĉ e f p r o d u k t e j o k b u ĉ e j o d e l a k o n s u m k o o p e r a t i v o;

je 9-a horo k u n s i d o d e l a b k o r o j[?], ĵ u r n a l i s t o j, g a z e t r a p o r t i s t o j, f o t o a m a t o r o j k. a. g a z e t k u n l a b o r a n t o j;

je 10-a horo renkontiĝo en la Popoldomo por komuna aŭtoveturo tra la urbo;

je 12-a horo komuna manĝado en la Popoldomo;

je 14-a horo u n u a l a b o r k u n s i d o (konsistiĝo de la kongresa estraro k komisionoj);

je 16-a horo s i n d i k a t a j f a k k u n s i d o j laŭ industrigrupoj en la Popoldomo;

je 19-a horo I n t e r n a c i a P r o l e t a A l t l e r n e j o — parolado pri “Imperialismo k militoj”;

je 20.30-a horo l u m b i l d p a r o l a d o d e K – d o P e c h – P l z e n pri sia “vojaĝo tra Eŭropo k Afriko per esperanto”.

Mardon, la 6-an de aŭgusto:

je 8-a horo d u a l a b o r k u n s i d o (raportoj de la Plenumkomitato);

je 12-a horo komuna manĝado en la Popoldomo;

je 14-a horo t r i a l a b o r k u n s i d o (fino de raportoj k diskutado);

je 17-a horo I n t e r n a c i a P r o l e t a A l t l e r n e j o — parolado pri “lingvoscienco k mondlingva problemo”;

je 19-a horo k u n s i d o d e s p o r t u l o j, g i m n a s t u l o j k n a t u r a m i k o j en la “laborista gimnast- k sportlernejo” (komuna formarŝo de la Popoldomo je 18.30-a horo);

je 19-a horo k u n s i d o d e v i r i n o j en la Popoldomo;

je 19-a horo k u n s i d o d e r e p r e z e n t a n t o j d e L E A – o j en la Popoldomo;

Merkredon, la 7-an de aŭgusto:

je 8-a horo k v a r a l a b o r k u n s i d o;

je 12-a horo komuna manĝado en la Popoldomo;

je 14-a horo k v i n a l a b o r k u n s i d o;

je 17-a horo I n t e r n a c i a P r o l e t a A l t l e r n e j o — parolado de K-do Koppisch-Leipzig (estrarano de la laborista gimnast- k sportasocio) pri “sporto en la servo de la Proletaro”;

je 19-a horo k u n s i d o d e l a j u n u l a r o en la Popoldomo;

je 19-a horo k u n s i d o d e l a l i b e r p e n s u l o j (ateistoj, sendiuloj k. a.) en la Popoldomo.

Ĵaŭdon, la 8-an de aŭgusto:

je 8-a horo s e s a l a b o r k u n s i d o (lasta);

je 12-a horo komuna manĝado en la Popoldomo;

je 14-a horo k u n s i d o j d e p a r t i a n o j aparte laŭ partioj en la Popoldomo;

je 14-a horo renkontiĝo de nepartianoj en la Popoldomo por komuna aŭtoveturo, vizito al zoologia ĝardeno, banejo k. a.;

je 18-a horo I n t e r n a c i a P r o l e t a A l t l e r n e j o — parolado de bulgara K-do pri “la laborista movado en la blanka terorlando Bulgario”;

je 19.30-a horo I n t e r a m i k a V e s p e r o en la granda salonego de la Popoldomo (enkonduke estos montrata filmo de la 2-a laborista gimnast- k sportfesto okazonta semajnon antaŭ la SAT-Kongreso en Nürnberg).

Vendredon, la 9-an de aŭgusto:

je 8-a horo renkontiĝo en la Popoldomo p o r k o m u n a v i z i t o a l l a ĉ e f p r o d u k t e j o d e l a k o n s u m k o o p e r a t i v o;

je 10-a horo renkontiĝo en la Popoldomo por komuna promenado;

je 12-a horo komuna manĝado en la Popoldomo;

je 13.30-a horo renkontiĝo en la ĉefstacidomo por adiaŭo de la Gek-doj

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 353

partoprenontaj la postkongresajn ekskursojn; je 17-a horo renkontiĝo en la Popoldomo por komuna promenado tra la urbo, vizito al banejo k. a.

Ĉiuj renkontiĝoj en la Popoldomo okazos en la ĝardeno. Renkontiĝo en la stacidomo en la dekstra (orienta) halo malsupre.

Proponoj pro pluaj fakkunsidoj ne jam entenitaj en la laborplano estas senprokraste anoncendaj kun definitiva tago k horo (laŭ tiu laborplano) al K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2, III, Leipzig O 27 (Germanio).

ĈU ESPERANTO UTILAS AL LA PROLETARO?

Ĉiuj memoras la debaton, kiu okazis antaŭ nelonge, kiam ni aperigis la eldirojn de K-dino Uljanova pri esp-o. Niaj legantoj observis kun plej arda intereso, kiel personoj ludantaj gvidrolon en la laborista movado, reagas je la fakto, ke esp-o pli kaj pli penetras en la socian vivon. Ankaŭ la sekvantaj linioj sendube estos legataj kun granda intereso. Red.

Responde al artikolo de M. Uljanova: “Ĉu alilandaj lingvoj aŭ esp-o” (vd. “S-ulo”, n-o 224), la redakcio “Raboĉe-Krestjanskij Korrespondent” ricevis multajn leterojn el diversaj landoj. En tiu gazeto (n-oj 7/8, aprilo 1929) aperis kvinpaĝa artikolo de K-do D. Ihok: “Ĉu por aŭ kontraŭ esp-o?” kun du pri-esp-aj kliŝoj. Jen estas ekstraktoj el la artikolo de Ihok koncernantaj esp-on:

“Montri esp-on kiel ilon interliganta laboristajn amasojn de diversaj landoj, ĉefe akcenti gravecon de esp. studado, kiel pri ilo kvazaŭ kondukanta al liberigo de l’ homaro el kapitalista jugo, — ĝi estas finfine la plej malutila formo de ŝmirado (= mis-klarigado) pri klasbatalo, t. e. de tiu fundamento, kiu akcelas kreskon kaj plifirmigon de internacia solidareco proleta, preparon de batalo por proleta diktatoreco, kiel sola premiso por kreo de komunisma socio.”

“Leteroj, kiujn ni ricevis de pledantoj por esp-o, montras, ke rusaj K-doj tiom fervorege laŭdantaj esp-on mem studis tiun aŭ alian alilandan lingvon kaj parte estas sciantaj ĝin. Ne estas hazardo, ke granda kvanto da leteroj ricevitaj el USSR plede por esp-o apartenas al plumo de instruistoj. Same ne estas hazardo, ke de “simplaj” lab. esp-istoj ni ricevis leterojn nur el eksterlando: Germanio, Anglio kaj Hispanio; germana, angla kaj hispana lingvoj estas pli proksimaj al esp-o, kaj tial simplaj laboristoj povas ĝin pli facile ellerni en Eŭropo. Al simpla laboristo en Sovetio estas pli malfacile ellerni esp-on.”

“Meti artefaritajn barojn sur vojo al studado de fremdaj lingvoj; agitadi por esp-o, artefarita lingvo, posedanta laŭ konfeso de l’ pledantoj mem treege malmultan literaturon, signifas alporti ne utilon, sed malutilon al la laborista movado.”

En parto de sia artikolo K-do Ihok ne skribas kontraŭ utiligado de esp-o:

“Ni ne neas kelkan servan rolon de esp-o en afero pri plifirmigo de internacia interligo. Ni estas fidelaj al doktrino de Lenin, kiu postulis, ke ni konsideru kaj mem gvidu ĉiujn organizojn, en kies vicoj estas laboristoj.”

“K-do Didrikal en siaj rememoroj pri Lenin (v. “Molodaja Gvardija” n-oj 2/3 por 1924) komunikas jenan interesan opinion de Lenin en 1913 pri esp-o: ‘Revoj pri artefarita kreo de sola internacia lingvo, ia ‘esperanto’ aŭ ‘volapük’ estas utopio. Ne artefarite estos kreita lingvo de estonta socio. La problemo pri la lingvo povos esti solvita en unu el du specoj. Aŭ fariĝos universala por ĉiuj popoloj unu el la lingvoj de grandaj kulturaj nacioj: angla, germana, franca kaj eble rusa. Aŭ ĉiuj popoloj elstudos tri-kvar lingvojn kaj posedas ilin.”

“Ni devas atenti en nia ĉiutaga praktika laboro, ke nia celo estas serĉado de rimedoj por plifortigi interligon kun diversaj taĉmentoj de internacia proletaro. Bazante nin je tiu ĉi vidpunkto, ni ne batalas kontraŭ esp-o, agnoskante ĝin kiel unu el iloj por interligo. Sed ankaŭ ni konsideras, ke nia ĉefa, nia fundamenta tasko estas agitadi por studado de fremdaj lingvoj.”

“Ni konsideras tre erara, kiam K-doj, precipe en la provinco, irante sur vojo al plimalgranda kontraŭstaro, enpresas abunde peresp-ajn leterojn, aliigante fakon de internacia laborista interligo en tiun por reklamado pri esp-o (“Nijegorodskaja Komuna”, Irkutska “Vlastj Truda”, “Krasnij Krim” k. c.).”

“Ni celas ne fuŝi, sed konservi lingvon de sovetia laboristo en niaj ĵurnaloj, des pli malmultajn kaŭzojn ni havas por senkolorigi lingvon de eksterlanda laboristo. Nia sperto montras, ke duon-analfabeta artikolo de skota labkor’o, verkita en malfacile tradukebla lingvo, rafinita per ‘simplapopolaj’ vortaĉoj, estas pli flama, konvinka ol senpersonigita, supersfera kaj eksterplaneda formo de esp-o, kies malriĉecon kompare kun fremdaj lingvoj neniu povas nei. Certe en pluraj urboj povas troviĝi sufiĉa nombro da esp-istoj, kiuj povos plenigi mizerajn angulojn de internaci-korespond­a fako. Sed tiel agi signifus en plej bona okazo agitadi por margarino anstataŭ butero. Ni estas kontraŭ subŝanĝo de internacia laborista interligo per korespondado de amatoroj-esp-istoj.”

Esp-igis A. Sidorov (5458). Rostov/Don.

15-a Jarkunveno de Hungaria Esperantista Societo Laborista

La 12-an de majo, tuttage, okazis la Jarkunveno de H. E. S. L. en sia nova ejo, konsistanta el du kontorĉambroj k unu salono en la centro de la urbo. La kunvenon partoprenis 75 delegitoj, reprezentinte 11 budapestajn k 12 provincajn grupojn. La lab. esp. movado, malgraŭ grandaj malfaciloj, prosperas. Estas karakterize por la situacio en Hungario, ke kursojn oni malpermesas per la motivo, ke “la laboristoj unue lernu hungare”, funkcion de grupoj ne permesas dirante, ke “la plejparto de la membroj estas ekstreme pensantaj laboristoj, kies grupiĝo en societon povus sekvigi tion, ke ili ekpraktikos la eksterlandajn politikajn rilatojn” k fine, ke la Jarkunvenon ĉeestis i. a. la delegito de la polico kun policoficiro k du policanoj.

[BILDO p.9 | 54,17,90,36] Grupfoto de la partoprenantoj de la Jarkunveno de H. E. S. L. sur la ŝtupoj de konstruaĵo kun kolonoj; antaŭe kelkaj tenas grandan standardon.

. . . Estas tre malfacile labori precipe en provinco sub la plej akra subpremo politika, ekonomia k kultura; tamen estis neeble sufoki la lab. esp. movadon, kio estas videbla el la raportoj. Tio en plej granda parto estas ŝuldata al la simpatio de la lab. amasoj, al la energia laborado de la societo k ne laste al la ĝenerala — sed ne senescepta helpo de la socialdemokrataj partio k sindikatoj. Plej bone montras tiun helpon la fakto, ke dum la lastaj du semajnoj en la lab. gazetoj 7 priesp-aj artikoloj aperis, inter ili 3 en la tagĵurnalo.

El la raportoj estas videble, ke pasintjare fondiĝis du novaj grupoj, du aliajn la polico malpermesis. La societo havis 1. 1. 1929 1300 membrojn k en 1928 615 aliĝoj okazis. En la 86 aranĝitaj kursoj eklernis 1405 lernantoj, el kiuj tamen nur 365 restis ĝis la fino. La societo eldonis al sia gramatiko — kiu vendiĝis en 1928 en 2000 ekzempleroj — instrukciaron por la instruantoj, aranĝis leterkurson k okazigis superan seminarion en Budapest k ankaŭ en provincaj urboj. La bibliotekoj de la societo havis 2153 librojn, kiujn la membroj uzis 1343-foje. El la membroj la lingvon parolas 700 K-doj.

La societo eldonis pasintjare 20 000 flugfoliojn, aranĝis ekspozician materialon disponigeblan al ĉiuj grupoj k tre bone uzitan. Estis eldonataj ankaŭ grandaj bildafiŝoj per linoleuma preso. Por pruvi la praktikan utiligeblon de esp-o, la societo aranĝis kolektivan ekskurson al Wien, kiun partoprenis 35 K-doj k ĉe kiu ni povis sperti la veran helppretecon de niaj K-doj. Ni sukcesis presigi la gazetservon de la Lab. Soc. Sportinternacio en “Népszava”. La naturamikaj membroj de la societo portis la problemon de esp-o al la internacia kongreso k konstruis esp-fonton k Zamenhof-kabanon en la montaro de Buda. Bone helpos la propagandon la nun aperanta propaganda broŝuro.

La grupoj aranĝis ĉiusemajne prezentojn k grupvesperojn, kiuj ĝenerale estis bone vizitataj. Anstataŭ la ĉesinta gazeto “Munkáskultura” la societo eldonis de pasinta aŭgusto per multobliga aparato preparitan “Antaŭen”.

La financojn de la societo multe helpis la regule ricevata urba subvencio de

— paĝo 10 —

354 — SENNACIULO

P. 1200¹ jare de la urbo Budapest k la librovendejo de la societo, kiu subtenis la administran konton (salajro de oficisto) per 3080 pengoj, la bibliotekojn de la societo per 350 k la propag. konton per 200 pengoj. La tuta monspezo en la centro estis (en 1928) ĉ. 15 000 pengoj. La amplekson de la administra laboro montras la ekspeditaj 1444 leteroj k poŝtkartoj, 361 pakaĵoj k 1456 cirkuleroj.

La Jarkunvenon ĉeestis delegito de la soc. dem. partio: parlamentano K-do Vancák J., delegitoj de la ĵurnalo “Népszava”, Sindikato de ferlaboristoj, tiu de barbiroj, kelkaj kultursocietoj, aliaj sendis sian saluton perletere. La raportoj k diskuto pri ili plenigis la antaŭtagmezon, dum posttagmeze sekvis la elekto de l’ gvidantaro k la proponoj. Kontraŭ 22 voĉoj estis reelektata la malnova gvidantaro kun ioma ŝanĝo.

H. E. S. L. Centro, Budapest.

¹ 100 pengoj = ĉ. 14 dolaroj.

Proponoj al la 9-a Kongreso

(Daŭrigo)

Mi proponas, ke estu fondata filatelista paĝo en “S-ulo”, laŭ ekzemplo de scienc-kultura aŭ sporta paĝoj. Ĝi havu kiel celon, science prilabori k klarigi apartajn problemojn pri filatelio, larĝan popularigon de filatelistaj ideoj k klarigon de ĝia aplika signifo en scienca, pedagogia, estetika k ekonomia rilatoj, potencigon de filatelio inter SAT-anoj. Mi estus preta redakti la Paĝon.

V. Fedorovski (13 059).

RADIO-INFORMOJ

Respondoj pri la dissendoj el Moskvo

En Radio-rubriko (n-o 239) iu K-do demandis pri esp. sendoj de l’ stacio je nomo Komintern. Mi respondas:

  1. Jam de longa tempo la Internacio post la 12 sonorbatoj el Spasska Turo ne estas ludata. 2. Esp.-radio-koncerto, kiu devis okazi 21. I. 29, okazis dimanĉe 20. 1. 29. Sed ial la anonco pri tempŝanĝo aperis nur en sovetiaj gazetoj. (Ĉu ankoraŭ ie?) 3. Ankaŭ de kelka tempo esp.-lecionoj ne plu estas elsendataj.

La stacio, elsendanta anglalingvan kurson, aŭditan de K-do G. P. de Bruin, estas verŝajne Komintern, kiu depost la jarkomenco elsendas germanan kaj anglan kurson. N. A.-c.

Ŝanĝo de dissendo-horoj

Pro organizaj kaŭzoj estas ŝanĝitaj horoj de niaj radio-dissendoj en esp-o, anoncitaj antaŭe. La dissendoj (politika informado pri USSR) okazas do (kiel jam konate, dimanĉe, per la ondo 1680 m) je la 20.30 h. MET. Aŭskultu nin kaj skribu pri aŭdebleco! — Tutukrainia Administracio por Radio-telefonio. (5221)

Pri la dissendoj ĉe VARA (Nederlando)

Esp. sciigoj baldaŭ estos disaŭdigataj ĉiudimanĉe de VARA (Unuiĝo de lab. radio-amatoroj). Ni jam antaŭe petas sendi al ni sciigojn indajn kaj uzeblajn por konigi al la esp-istaro atingebla el la urbo Hilversum en Nederlando. Post la disaŭdigoj ni bezonas raportojn pri la elsendo, ĉar la estraro de la nomita unuiĝo ĝenerale estas kontraŭesp-a. Sciigojn ktp. oni sendu ĉiam al K-do F. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam (Z), Holando.

KIU KULPAS

Interesa fakto okazis antaŭ nelonge en nia urbo Rtiŝĉevo (Sovetio) ĉe mezlernejo (dua ŝtupo), kie la germana lingvo estas deviga lernobjekto. Ĝin instruas maljuna instruistino, kiu krom devigaj studokupoj inter lernantoj organizis ĉe la lernejo rondeton por plialtigo kaj praktikado de l’ scipovo en germana lingvo. La instruistino enradikigas al la lernantoj sovetian devizon: “Naciajn lingvojn en amasojn.” Ĉefa celo de la rondeto estas: organizi kaj komenci “internacian” korespondadon en nomo de l’ tuta lernejo.

La rondeto ricevas kelkajn germanajn ĵurnalojn, en kiuj oni trovas adresojn de kelkaj revoluciaj redakcioj en eksterlando. La rondeto antaŭ kelka tempo jam sendis leterojn al Germanio (respondo ankoraŭ ne estas ricevita). Necesas diri, ke la instruistino mem tre malfavoras al esp-o kaj al ĉiuj rekomendas studi nur germanan lingvon (kompreneble kial . . .?). Al esp.-interesiĝantoj ŝi diras simple: “Lerni esp-on, signifas kaptadi fiŝon en marĉo.” Samtempe en la urbo ĉe vespera lernejo de plenkreskuloj ekzistas esp-ista rondeto, kiu sufiĉe bone organizis kaj jam praktikas internacian koresp-adon kun kelkaj landoj: Germanio (Sebnitz), Francio (Saint-Trojan), k. a. Pri tiu ĉi koresp-ado sciiĝis lernantoj de l’ germana instruistino. Ĉar la germanlingva rondeto ne deziris limigi sin en internaci-skala koresp., ĝi petis sian gvidantinon organizi korespondadon kun kelkaj landoj laŭ esp.-rondeta ekzemplo. Ŝi promesis skribi al Francio, ĉar ŝi laŭdire komprenas iom francan lingvon. Mankis francia adreso, kaj skribi estis neeble. Laŭ peto de l’ rondetanoj la instruistino sendis K-dinon al esp. rondeto por preni adreson. La esp. rondeto donis la deziritan adreson al la delegitino kaj rekomendis al ŝi korespondi kun ĉiuj landoj pere de l’ esp. rondeto, skribante en nomo de la germ. rondeto. Ŝi konsentis kaj skribis kolektivajn leterojn en Germanion, Francion, Anglion, redaktitajn en esp-o. La instruistino ekkoleris kaj ne sendis Francion. La ricevitaj leteroj estis laŭtlegataj al la tuta lernantaro kaj unu enpresata murgazeton.

Per tiu esp. koresp-ado alia instruistino (de socia fako) interesiĝis kaj komencis helpi al la iniciatintoj. Ŝi favore rilatas al esp. koresp-ado kaj provas organizi por la lernjaro 1930 ĉe la lernejo esp. studadon. Ŝi mem lernos esp-on somere ĉe la vesperlernejo. La komenciĝinta “internacia” koresp-ado en germ. lingvo fiaskis. La gvidantino-instruistino komencis nerviĝi kaj klaĉadi ĉe la lerneja estraro, ke esp-istoj subfosas “internacian” koresp-adon kaj eĉ lernejajn studojn de germ. lingvo ktp.

La lernantaro mem kontraŭagis la blufon: antaŭ kelkaj tagoj ĉe l’ lernejo organiziĝis speciala komisiono por intern. koresp. sub gvido de l’ instruistino de la socia fako. La esp. rondeto ĉe l’ vespera lernejo priservas tiun komisionon.

Nu, kiu kulpas en tiu nefunkciado de l’ germanlingva koresp-ado? Ĉu estas la esp-istoj, kiel diras la kolerema instruistino? Ne, estas ŝi mem pro sia nekomprenemo, ke ŝia koresp-ado ne estas vere internacia, sed nur naciskala. (2769)

Atentigo!

Tro malmultaj K-doj atentas pri nia decido enmeti en “S-ulo” fotojn de grupoj, manifestacioj ktp., sed kondiĉe ke la sendantoj (individuoj, grupoj aŭ organizoj) pagu la elspezon por la kliŝigo de l’ uzotaj fotoj. Pro la multekosteco de la kliŝoj (k entute de la 12-paĝa gazeto) al ni ne estas eble pagi la kostojn ankaŭ por tiaj fotoj, kiuj havas pli malpli person-interesan karakteron. Tiaj kliŝoj kostas 10 mk. g. Kompreneble oni povas liveri ankaŭ la pretan kliŝon (se ĝi ne superas larĝon de 10,5 cm). Ĉiuokaze la kliŝoj apartenas al la paginto post apero en la gazeto. Oni notu tion! — Red.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

SOVETIO. Leningrad. Pro somera proksimiĝo la kursa vivo iom post iom plimalgrandiĝas. Sed ĉi tieaj esp-istoj havos dum somero okazon renkonti div. esp. aŭ ĝenerale laboristajn delegitarojn k kolektivojn vojaĝantajn en Sovetion. Dum vintra sezono nia urbo posedis 54 grupojn, kies partoprenantoj estis 630 pers. Somere oni praktike aplikos parole rezultojn de l’ studado. Lernfako de l’ SEU-organizo loka disponas pri 38 esp. instruantoj. La lastaj estas kvalifikitaj de speciala ekzamena komisiono. De aŭtuno kelkaj lernejoj enkondukos esp-on kiel nedevigan studobjekton. La universitato intencas aranĝi specialan esp. lingvan katedron. Sekve ni havos instruistojn por superaj lernejoj, t. e. privat-docentojn. Speciala propagando inter Baltmaristoj estas antaŭvidita. (S. F. K.) — Krivo-Rog. La ĉiutaga ĵurnalo “Ĉervonij Kirnik” enpresis pri- k peresp. materialon. Estas organizita intersindikata esp. konsultejo, kiun priservas speciale salajrata K-do (salajro monata: 75 rubloj). Por junkom-istoj k IRH-aktivularo estas organizita 5-monata seminario por prepari laborantojn por internacia interligo. La lekciantoj estas salajrataj. (M. R.) — Rostov. 1-an k 2-an de majo okazis 2-a Nordkaŭkazlanda esp. konferenco, kiun partoprenis 38 delegitoj el 16 lokoj nordkaŭkazaj k multaj esp-istoj kun konsilrajtaj voĉoj. Inter ili estis 24 SAT-anoj. Oni konstatis sukcesplenan laboron de l’ Komitato rilate al priservado de ruslingvaj ĵurn. per esp. materialo. Oni rekomendis al ĉiuj SEU-anoj aliĝi al SAT. (5458.) —

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 355

NIA POŜTO

13 059. — “S-ulo” ne estas “indiferenta” pri filmoj, sed ĝia Redakcio ne disponas specialajn raportantojn pri tiu temo. Sekve ni ne povas enmeti materialon, kiun ni ne posedas. — Pri “idismo” estas preferinde silenti; ni ne okupiĝu pri kadavro. — E. L.

11 567. — Se per anoncoj en “S-ulo”, ekzemple, ĉina SAT-ano edziĝus kun franca SAT-anino, mi ne konsiderus la fakton malgrava; mi vidus en tio plian motivon por pravigi la ekziston de nia Asocio. Pri la feliĉo de la geedzoj ni ne parolu: mi konsideras la vivon kiel serion da eksperimentoj; se unu ne sukcesas, oni faru duan, trian ktp. Oni postulu nur lojalecon, honestecon inter la homoj. Sed eble mi eraras, k estas preferinde, ke ruso edziĝu nur kun rusino, hispano kun hispanino aŭ eĉ samvilaĝano kun samvilaĝanino. Se ni ricevus bonan artikolon pri eŭgeniko, ni ja volonte enmetus. — E. L.

11 839. — Tiaj informoj taŭgas por ĉiutagaj ĵurnaloj, se ili estas telegrafe senditaj. Tial ni ne povas uzi vian en “S-ulo”.

E. A., Malmö. — Vidu vian noton en “Kroniko”. Bedaŭrinde ni ne povas enmeti senpage tiajn fotojn de grupoj ktp.

602. — Via artikoleto povas aperi nur kiel pagita anonco.

7349. — Viaj problemoj aperos.

13 090. — En “L. L.” (13. 6.) vi trovos vian artikolon kun bildo. Red.

Girev. — “S-ulo” de 100 ĝis 136 ne plu estas ĉiuj haveblaj.

5448. — Pakaĵo de kovertoj revenis.

5627. — Kiun matrikulon havis K-do Livŝic? Adm.

Nekrologo

  1. majo dronis en Dnepro nia juna fervora esperantisto

K-do M. LIVŜIC,

Kiev (Ukrainio).

Fininte elementan esp. kurson ĉe Kieva 6-a Laborlernejo, li aktive partoprenis esp. movadon, redaktis lernejan esp. gazeton, organizis esp. rondetojn. Pri lia antaŭtempa morto certe kun granda doloro sciiĝos liaj multnombraj amikoj-korespondantoj.

Viktorov-Ĉeĥoviĉ.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

AŬSTRIO

K-do Ludwig Spindlberger, Kaserne 3, Hof, T. 199, Krems a. D. (juna naturamiko), dez. koresp. kĉl.

K-do Gottfried Hofstätter (bakisto), Siringer Str. 94, Steyr, dez. koresp. kĉl, PI, bfl. Resp. garantiata.

BRITIO

K-do J. Bayliss (26 j., fervojisto), 115, Dickens St., Peterborough, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-do Cecil Robertson, c/o Sanders, 204, Claythorn Str., Glasgow, Skotlando, dez. interŝ. L, PK, kĉl. Certe resp.

GERMANIO

K-do Walter Reschke (popolinstruisto), Ahrensdorf ap. Templin, Uk. M., dez. koresp. kĉl, krom Sovetio, pref. kun nordaj landoj. Resp. garant.

K-dino Ella Riedermaier, Ulmer Str. 16½, Augsburg, dez. koresp. kun K-dinoj el ĉl. pri virinaj k mastrumaj aferoj.

K-do Richard Bachmann, Ringstr. 51, Oppau (Pfalz), dez. koresp. kĉl. Gek-doj pri div. temoj, L, PK, PI, gaz.

K-do Joh. Wettig, Auergasse 4, Regensburg, dez. koresp. kĉl, L, PI, bfl. Resp. garantiata. Adreson skribu legeble!

HISPANIO

K-do Rafael Ferrer, Palomar, 4—4°, Zaragoza, dez. interŝ. PI kĉl.

SOVETIO

K-do P. D. Flantipov (seruristo), F-ka Krasilno-otdeloĉnaja raboĉaja Kazarma, 4, komn. 12, Serpuĥov, Mosk. gub., dez. koresp. pri div. temoj, kĉl. Resp. garantiata.

— Studanta grupo de agronoma teknikumo dez. koresp. kĉl. Resp. garant. Adr.: Tver, Selsko ĥozjastvennij teknikum, Studenta Grupo.

K-do Sinicin, Neftjanoj per. 5, Kamenskoje, Dneprop., okr., dez. koresp. kĉl. L, PK, PM, fotojn, gaz. Resp. garant.

K-do N. Gen (fotisto), Ĥmelnickogo, 17, kv. 3, foto „Rubens”, Odessa, dez. koresp. kĉl.

K-do W. Fuchs, ul. S. Ĥalturina, 38, Pokrovsk, ASSR, Np. (junkom. k radioamatoro), dez. koresp. kĉl.

K-do Petro Radomski, Nijne-donskaja, 16/4, kv. 5, Smolensk, dez. interŝ. PK, PM, ankaŭ akceptas esp. librojn anstataŭ PM. Resp. ĉiam garantiata.

K-do Kurnaĉev, 3-a Sokolniĉja, 8, kv. 3, Moskvo-14, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.

— Instruista k 12 gelernantoj de laborlernejo dez. koresp. kĉl, pri div. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Ukrainio, Zinovjevsk, Trudŝkola, 4, al K-do Bojor.

K-do Molokov-Jurski (edukisto), Pedagog. Teknikumo, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl, pri natursciencoj (precipe pri botaniko k biologio).

K-do M. Ŝapirovski, Puŝkin-str. 45, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl, pri lab. temoj, L, PK, gaz.

— Junpionira taĉmento de Kudr. Sindikato, Sojuz Ŝvejnikov, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl pri kom. infanoj k junuloj, L, PK, PI, PM, gaz.

— Junpionira taĉmento “Jan Tomp”, 1-a Maĥor. Fabrika, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl kom. infanoj k junuloj, L, PK, jun. pion. gaz.

K-do I. Semjonov (junkom-isto, studento), Pedteknikumo, Barnaŭl, dez. koresp. kĉl junularo pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-do A. Sikar, Pokrovski per., 12-IV., Odessa, dez. koresp. kĉl.

K-do Gr. Polak, Meringovska, 1/21, Kiev, dez. koresp. kun eŭrop- k amerikanoj pri foto-industrio, kun S. Amer. ekonom. kondiĉ., interŝ. il. gaz.

K-do Jurij Mokrecov (junkom.), Vojgaly, Vjat. gub., dez. koresp. kĉl, L, PI. Nepre resp.

K-dino M. Denisova, Sverdlovska ul. 15, Livny, Orlov. gub., dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.

K-do V. Ĉernokun (40 j. forĝisto), Loŝkarivska detkolonio, Nikopol, Ukrainio, dez. koresp. kĉl pri lab. vivo.

K-do Paŭlo Platonov (35 j.), Lenin str. 58, Bogorodsk, Nijegor. gub., dez. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj.

K-do Boriso Pomomarev (25 j.), Suŝnikova, 6, Bogorodsk, Nijeg. gub., dez. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj.

K-dino Vera Kutarjova “Sad-gorod”, str. Smolno, 18, Barnaul dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, L, PI, fotojn gaz. ĵurn. Resp. garantiata.

K-do I. Demendjuk (formisto), str. Mamontova, 47, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri lab., profesiaj, politikaj aferoj, L, PK, gaz., ĵurn. Certe resp.

K-do F. Polakov (kalkulisto), str. 2-a Altajska, 111, Barnaul, dez. koresp. kun librotenisto k kalkulisto pri profes. temoj, L, PI. Certe resp.

K-do N. Kostin (oficisto), Stacio Bajanovo, Barnaul. distr., Omsk. j. d., Siberio, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, PM, ĵurn., gaz. Resp. garant.

K-do Ŝicin (pentristo), str. 2-a Altajska, 56, Barnaul, dez. interŝ. spertojn k materialojn kun samfakanoj de ĉl., L, PK, PI, gaz., ĵurn.

K-do A. Borodulin (19 j. mekanik-studento), Privoznaja, 18, kv. 3, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl pri profes. temoj, sporto, radio k. a. temoj.

K-doj Groĥman k Lyjenko (metal-laboristoj), Pervomajskaja, 30, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl pri lab. vivo k. a. temoj.

SVEDIO

K-do D. Nordgren, Nygatan, 60, Visby, dez. interŝ. PI kĉl.

— paĝo 12 —

356 — SENNACIULO

Atentu, Kongresontoj!

Kiu negermana K-do volas viziti nin antaŭ aŭ post nia 9-a Kongreso? Nia loko troviĝas 1½ fervoj-horojn de Leipzig meze de teksindustria centro saksia. Ni garantias senkostan restadon. Kiu interesiĝas pri tio, skribu al K-do Joh. Lorenz, Crimmitschau, Pleissenstr. 10, Germanio.

Gelernantoj de esp. kurso k teks-lana lernejo dez. daŭre k konstante koresp. kĉl. junularo, lernantaro k laboristaro pri profesiaj, lernejaj k junularaj demandoj, L, PK, PI, gaz., ĵurn. Skribu abunde k multnombre. Resp. garantias: SAT-peranto Ŝ. Goldfeder, str. Gogolo, 38, “Uĉebno-pokaz. ŝkola Omha”, Barnaul (Sovetio).

K-do Hermann Konovalov, Teatralnaja pl. 6 kv. II, Nijnij-Novgorod, deziras ricevi german- kaj anglalingvajn revuojn kaj librojn kontraŭ ruslingvaj aŭ PM. Sendu antaŭe proponojn.

Infanaro k lernantaro de ĉl. atentu! En nia lernejo estas instruata esp-o kiel lernobjekto. Pruvu ĝian taŭgecon por int. edukado k solidareco. Koresp. abunde pri ĉ. lern., infan-pionir. k. a. temoj. Resp. garant. Tuja helpo necesas. Ni interŝ. gaz., ĵurnal., PM, PI, L, PK, flagojn ktp. Adr.: 8-a “Sovŝkola” Barnaul, Siberio, USSR.

Organiziĝinta en

LENINGRAD

ESPERANTISTA MEDICINA SEKCIO

ĉe Milit-Medicina Akademio dez. kunligi sian medicinan laboron kun ĉiuj

MEDICINISTOJ-ESPERANTISTOJ

el ĉl. — Peto: Sendu materialojn kaj diversajn sciigojn laŭ jena adreso:

USSR, Leningrad, Milit-Medicina Akademio, Nijegorodskaja, 14, jur-medicina katedro, Esperantista Medicina Sekcio.

Oficistaro k intelektularo de ĉ. l. atentu! Nia esp-grupo (20 geoficistoj) dez. daŭre interŝ. gaz., ĵurnal., L, PI, PK, k koresp. k. ĉ. l. gekasistoj, gelibrotenistoj, librovendistoj, gekalkulistoj k kun aliprofesiuloj pri fakaj, politikaj k. a. t. Pruvo, ke esp-o estas taŭga interkorespondilo k interkomprenilo. Resp. garant. Adr.: “Grupkom Sovtorgslujaŝĉih N 1, dom Sojuzov, Barnaul, Siberio, USSR.

ATENTU!

K-do Johano Jonov, Rjajsk, Rjaz. gub., Sovetio, deziras interŝanĝi poŝtkartojn il. kun seriozaj K-doj, amator-kolektantoj de la tuta mondo, prefere kun Gek-doj de Sud- kaj Nord-Eŭropo, Azio kaj Ameriko. La K-do deziras ricevi PI, bfl., el serioj jenaj: Vidaĵoj de urboj, belartaj, naciaj tipoj ktp. Resp. garantiata.

[REKLAMO p.12] SENPAGE abonas la gaz. “Raboĉij Kraj” al siaj kunlaborantoj esp. gazetojn “S-ulo”, “La Nova Epoko”, AIZ, Pedagogia Revuo k. a. dum 3—6 monatoj, se ili sendas leterojn, artikoletojn kun fotoj pri vivkondiĉoj, laborkondiĉoj, profesiorganizoj, murgazetoj ktp. al “Esperant-Buro” ĉe gazeto “Raboĉij Kraj”, Ivanovo-Voznesensk, Mihajlovskaja n. 13, Sovetio. — Respondo ankaŭ estas garantiata.

Gelaboristoj!

Esperanta Sekcio de Viborga Domego de Proleta Kulturo dez. havi viglan interkorespondadon pri ĉl. temoj, interesantaj gelaboristojn. La Sekcio havas konstantan grandan ekspozicion de koresp-ado kaj presaĵaro.

Adr.: USSR, Leningrad, Viborga Domo de Kulturo, Et. 3-a, ĉambro 10-a.

[REKLAMO p.12] 500 000 gelaboristoj tralegos vian leteron aŭ artikoleton pri profesiaj aferoj, novmetodoj en fabrikpreparado de teksaĵoj, vivmaniero, kulturaj kaj aliaj temoj, aperintan en Ivanovo-Voznesenska regiona gazeto “Raboĉij Kraj” (Laborista Regiono) SENPAGE oni rekomendos vin per esp. ĵurnaloj “S-ulo”, “LNE”, Bulteno de “SEU” kaj “VOKS”.

SPORTO. KLERIGO!

12 esp. grupoj de klerigasocio TUR aranĝos konkursan korespondadon internacian pri laboristaj temoj. Leteroj, sendaĵoj, salutoj ktp. ricevitaj ĝis 23. VI. servos por gazetoj, lekcioj k ekspozicio dum junulara sportkongreso. Kun respondo ĉiu ricevos broŝureton pri la lingvo-uzo.

Adr.: K-do K. Laskowski, Pollando, Bedzin, str. Ksawerowska 21.

[REKLAMO p.12] Leo Tolstoj — ĤODINKA. Sub tiu titolo baldaŭ aperos la vica (8-a) volumeto de “Biblioteko de Sennaciulo”. Krom du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktaĵoj de artpentraĵoj, la volumeto enhavas enkondukan artikolon de K-do N. Modenov kaj skizon de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. Prezo: 0.60 mk. g. La mendojn oni adresu: SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. — Sovetianoj al CK de SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.

GEKURSANOJ, ĉiuj en Tifliso (Sovetio), deziras korespondadi kun K-doj ĉl. Adresoj: 1. K-dino Emilia Striŝkus, Krilovskaja ul. 9 (pri arto, precipe pri kino kaj opero); 2. K-dino Margarita Zviadadze, Ul. Ŝio Ĉitadze, 6 (pri esp.-movado en ĉl.); 3. K-dino Margarita Mihaelis, Ul. Plehanovski, 64 (pri humora arto, interŝanĝo de humorgazetoj); 4. K-do Ardahanli Bagir, Ul. Bajramova, 26 (pri prostituo en kapitalistaj landoj); 5. K-do Alesker Husejnov, Ul. Ŝio Ĉitadze, 6 (pri proletliteraturo k gazetaro).

LA ĴUS FONDITA JUNULAR-SEKCIO

de Leningrada Esperantista Organizo

dez. koresp. kolektive k individue pri jenaj temoj: Junulara, profesia, laborista, IRH, liberpensula, jun.-pionira, sport-, radia k ŝakluda movadoj.

Skribu multnombre! Respondo garantiata!

Adr.: USSR, Leningrad, Poŝtkesto, 305 al Junulsekcio de SEU.

Ĉe la Tver’a Gubkom de SEU estas organizita la oficejo de Mejrabsvjazi. (Intern. lab. Interligo). Ni petas tutmondajn lab. organizojn interligiĝi pere de kolektiva koresp. kun lab. org. de la urbo Tver.

Adresu: Sovetio, Tver, ul. Volodarskago 18 kv. 3 al K-dino Filipova.

[REKLAMO p.12] Fervojistoj! Aliĝu al “Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj”! Kotizo kun abono je monata organo “La Fervojisto” 1 dolaro aŭ egalvaloro jare. La aliĝojn akceptas Administracio de SAT.

[REKLAMO p.12] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

ENHAVO:

paĝo
La usona imperialismo 345
Strikoj en Eldorado — Suda Usono 346
Oni vendas siajn privilegiojn! 346
Senbrida faŝismo en Jugoslavio 347
Sub la unuamaja standardo! 347
La teroro kontraŭ la laboristaj organizoj en Polio 348
Pri Nederlando 348—49
La morto de la virgulino 348—49
Diversaĵoj 349—50
El kvindekjara vivo en sovaĝejo 350
Sennaciula Virina Paĝo 351
Tra Esperantio 352—55
Korespondado 355
Anoncoj 356

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

N-ro 245, 13-a de junio 1929

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

5-a Jaro. N-o 245 — APERAS SEMAJNE — 13. Junio 1929

[BILDO p.1 | 38,2,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner

LA BRITA MINISTO KAJ LIA MONDO

EKZEMPLO KLASIKA DE LABORISTA EKSPLUATIĜO

Same kiel en la tempo, kiam vivis Karl Marks kaj Fr. Engels, kiuj observis la vivstaton en tiu lando de plej frua kapitalismo kaj priskribis ĝin, la unua en “Kapitalo”, la alia en “Vivo de laboristoj en Britio” en jaro 1844 — hodiaŭ ankoraŭ neŝanĝite regas la mizero inter granda parto de la brita laboristaro. Precipe la ministaro suferas sekve de senlaboreco aŭ duonsemajna laboro. La aŭtoro de l’ sekvanta priskribo donis al la tradukinto specialan permeson utiligi la verkaĵon en ‘S-ulo’. Kvankam ne sensacia pro noveco de l’ okazoj, ĝi estas aktuala, ĉar ĝi estas sur la fundo de nia laborista problemo: kapitalisma sociordo kaj porsocialisma batalo. — Red.

Preskaŭ dum mia tuta vivo mi troviĝis en minista distrikto. Kiam mi fariĝis instruistino, la plimulto el miaj lerninfanoj estis ministidoj. Antaŭ dudek jaroj regis notinda manko da sklavema sento inter tiuj homoj. Mi gardas memorojn pri beletaj kabanoj, kie miaj konatoj vivis — brile puraj spite ega batalo kontraŭ fumo kaj malpuro. Multaj prizorgis kanariojn aŭ kurhundojn. Ofte mi aŭdis ministon prediki en kapelo multe pli elokvente ol multaj profesiaj pastroj, al kiuj mi poste aŭskultis.

Multaj apartenis al lokaj ĥoroj kaj povis kanti laŭdezire preskaŭ ĉiun oratorion. La plimulto el la muzikaĵoj estis religi-tema. Ili aspektis fieraj homoj, fieraj pro siaj nigraj vizaĝoj. —

Manko de ĉia komforto

Lastan semajnon mi promenis laŭlonge de aro da ministaj stratoj: estis nigre ekstere, sed la domo-ŝtupoj estis blankaj kaj blankaj kurtenoj kovris la fenestrojn. Sed mi rimarkis mankon da floroj, kiuj troviĝis ĉe ĉiuj fenestroj dum mia juneco. Mi demandis unu, kiel fartas la kanarioj (li dresis ilin).

Iam, ĉe tiuj gastemaj homoj, la vizaĝoj radiis pro ĝojo renkonti min, kaj oni diris: “Envenu, trinku teon”. Sed hodiaŭ tiu homo staris ĉe la pordo tenata de la mano, kaj li ne lasis min enveni. Li diris, ke li vendis la birdojn dum 1926 pro laborĉesigo kaj mi hazarde eltrovis, ke ili ne estis la solaj venditaĵoj. Alian viron mi demandis pri liaj hundoj. “Mi ĵetis tri el ili en lageton kun ŝtono ĉirkaŭ la koloj, dum la lokaŭto”, li diris sentone.

La vivo ne estis bela eĉ antaŭ dudek jaroj: la minist-edzino kovris la kapkusenojn per nigra atlaso, ĉar estis tute neeble uzi blankajn ŝtofojn, kiuj tuj griziĝis. La edzo devis eklabori je l’ 4-a horo mateno, kio signifis, ke ŝi devis ellitiĝi je la 3-a por prepari la fajron kaj la matenmanĝon. La infanoj devis manĝi antaŭ ol iri al la lernejo je la 9-a kaj revenis je la 12-a, malsataj kaj malpuraj. Post la laboro la viro havis neniun apartan banoĉambron kaj devis lavi sin en bankuvo, dum la edzino lin frotis. Mi vidis virinon forĵeti la lav-akvon; ĝi estis nigra kiel inko, kun 5-centimetra tavolo da karbopolvo.

[BILDO p.1 | 27,48,68,69] Desegnaĵo subskribita «J.F.H.»: nudbrusta ministo rampas sur la kvar membroj en malalta galerio de minejo, kun ĉeno ĉirkaŭ la talio; malantaŭ li alia ministo en la mallumo.

Vivkutimoj — Tradiciemo

Dum la lastaj 30 jaroj la viroj per organizado penis plibonigi la kondiĉojn, sed eĉ nun malmulte da minejoj havas modernajn necesejojn. Sed por la virinoj malgraŭ organizado, estas preskaŭ neeble ion pli bonan atingi. Nenio krom longa distanco (per aŭto) for de l’ fumanta, nigra karbejo povos helpi ilin. Infannasko estas rigardata kiel natura afero: dum unu, du tagoj la virinoj ripozas en lito kaj sentas sin kiel “sinjorinoj”. Sed plej ofte la virino laboras jam la postnaskan tagon. Morto ankaŭ estas terura: la kadavro devas resti en la sola dormoĉambro ĝis la entombigo. Morto estas respektata ĉe tiuj homoj — ili komencas pagi mort-asekursumon de l’infana naskiĝo, por esti certaj havi laŭmodan enterigon. Ili preferus malsati ol ne pagi tiun sumon. Sed eĉ ĉi tio devis ĉesi. Kaj ĉesi esti mort-asekurata signifas tiom, kiom monprunto kontraŭ edziĝoringo.

La labor-infero

Eĉ dum bonaj tempoj la viroj laboris longajn horojn je mizeraj kondiĉoj: Multaj laborejoj memorigas pri mezepokaj torturejoj. Grandparte la homoj laboras preskaŭ nudaj. Multaj rampas sur la kvar membroj kun ĉeno ĉirkaŭ la talio tirante ĉaretojn. Multe da homoj ne kredas, ke tiuj ĉi ĉenoj estas uzataj; sed tiu ĉi nekredo ne povas forigi la fakton. Liaj pantalonetoj kaj ŝtrumpoj tremiĝas en ŝvito kaj ofte, dum li atendas sian vicon eliri la ŝakton, li malvarmumas.

En tiuj tagoj, kiam li bone nutriĝis, li povis facile forĵeti iun malvarmumon. Sed hodiaŭ, kiam li iras al laboro post eta manĝo de pano kaj margarino, kaj teo sen lakto, li atingas staton de malforto post 4—5 jaroj da nesufiĉa nutrado; la ŝvitado estas troa, tiel ke li devas paŭzi 3—4 foje ĉiuhore por ĉirkaŭtordi la pantalonetojn kaj malplenigi la botojn de fluidaĵo. Malmulte nun posedas duonŝtrumpojn.

Multaj lernantoj suferas pro malsanoj kaŭze de malpureco, kaj la san-kontrolisto (angle: Medical Officer of Health) notas por la provinco Jorkŝir en sia ra-

— paĝo 2 —

358 — SENNACIULO

porto 1927 kreskon je malsanoj kaj diras, ke ĝi troviĝas ĉe la infanoj normalaj kaj devenas ĉefe el mankoj de suno kaj nutraĵo.

Mi supozas, ke multaj jam aŭdis pri la blindeco ĉe la karbo-ĉevaletoj. Sed kiom da personoj ekster la karbregiono aŭdis iam pri la minista konvulsia malsano de l’ okuloj nomata nistagmio, kiu kaŭzas duon-blindecon, aŭ pri konvulsioj ĉe la pulmoj, ia speco de astmo? En tiuj pulmoj gratataj pro penetrantaj karberoj kaj polvo prepariĝas grundo por tuberkulozo.

La salajroj akuzas

La salajroj varias laŭ distriktoj. En Durhamo la minimumo estas 7,1 ŝilingoj tage (ĉ. 1,8 dol.) ĉe 7½-hora labortago por la karbohakisto; en aliaj fakoj oni ricevas 6,5 ŝil. (1,6 dol.) por 8-hora laboro. En Northömberlando la minimumo estas 6,8 ŝil. (1,7 dol.) tage. Multaj laboras nur 4 tagojn semajne kaj troviĝas tial de financa vidpunkto en pli malbona pozicio ol se ili estus tute senlaboraj, ĉar tiam ili eble ricevus senlaborulan subvencion, kiun ili povas ricevi laborante nur 3 tagojn, sed ne 4 tagojn semajne. Multaj preferas tiun laboron ol peni akiri la subvencion. La meza semajna salajro por laboristo estis dum junio 1928 en Durhamo 2 £ 4 ŝ. (= ĉ. 11 dol.), en Northömberlando 2 £ (= 10 dol.).

En la lasta distrikto ekzistas ja tragedia flanko. Postmilite, la karbokompanioj tie konstruigis belajn domojn, kiujn la laboristoj povus finfine elaĉeti per posemajnaj pagoj. Dum prospera tempo tiu de pago (po semajno 10 ŝil.) de la salajro estis bonega ideo. Ĝi signifis por la ministo hejmon okaze de lia maljuneco kaj ke liaj idoj ne bezonus lupagi por domo. Li nun ne povas forlasi ĉi tiun domon, kaj samtempe li ne rajtas pretendi iun ajn subtenon pro malriĉeco. Dum senlaboreco li ŝuldas al ĉiu, al la domposedanto, al la butikisto, al ĉiu. Sed de la momento, kiam li taglaboras, aperas vico da kreditoroj, kiuj ekfrapas je lia pordo. Ekzistas en Kimrio multaj distriktoj kun 10 mil loĝantoj, ĉiuj senlaboraj, vivantaj per meznombre 30 ŝil. (ĉ. 7,5 dol.) semajne por la tuta familio, kiu lasta ĉe ministoj ja estas grandega. (Finota.)

Leonora Eyles. Trad. laŭ revuo “19. jarcento” (jan. 1929) I. Floro.

LA INTERNA STATO DE BULGARIO

Jen la karakteraj trajtoj de la interna stato en nia lando: La parta stabiliĝo de l’ kapitalismo komencis ruiniĝi. La restarigita industrio ne povas trovi vendejojn por siaj varoj, ĉar la stabiliĝo malgrandigis la konsumkapablon de l’ laborulaj amasoj ĝis minimumo. Tio sekvigas nepran kaj akran industri-krizon.

La metiproduktado apenaŭ marŝas antaŭen. La metiistoj estas ŝarĝitaj per neelporteblaj tributoj. Ilin konkuras ankaŭ la moderna kapitalista produktado. Ruiniĝo de l’ metiistoj konstante pligrandiĝas.

La agrikulturo same krizas. Anstataŭ pligrandiĝi, la produktado plimalgrandiĝas. La faŝista registaro helpas nur la riĉajn bienposedantojn. Ĉiuj kreditoj de la Agrikultura Banko eniras iliajn manojn.

La laborista klaso estas submetita al nekonita ĝis nun ekspluatado. La kapitalisma “raciigo” malgrandigis la salajrojn ĝis minimumo, pligrandigis la labortagon je 10, 12, 15 horoj. Plimalboniĝis la laborkondiĉoj. La teruraj akcidentoj, kiuj kaŭzis la morton de dekoj da gelaboristoj, la amasa formortado de la blankaj sklavinoj en la teksfabrikoj plej bone karakterizas la teruran staton de la laborista klaso.

La stato de ŝtataj dungitoj estas same tre mizera. La salajroj tro malaltaj, la ofica stabileco neniigita, la rajtoj forrabitaj.

La ŝtato plene bankrotis finance. La buĝetdeficitoj ĉiujare pligrandiĝas. Per la lastaj pruntoj “stabiligaj” ĝi definitive fariĝis ekonomia kolonio de la grandaj imperialismaj ŝtatoj, kiuj solaj komencis aranĝadi la buĝetojn en Bulgario, konforme siajn celojn.

La klasaj kontraŭecoj estiĝis pli akraj kaj profundaj. La laboristamasoj pli kaj pli sin orientadas maldekstren. Dum la lastaj kruelegaj jaroj konturiĝis tre klare la frontoj de la du batalantaj klasoj ĉi tie. Unuflanke — la burĝaro, la faŝismo, la etburĝoj demokratemaj, la faŝistiĝintaj gvidintoj de ĉiuj etburĝaj partioj kaj amasaj senpartiaj organizoj. Aliflanke — la laborista klaso, la malriĉa, en mizero dronanta vilaĝana amasego, la laborula metiistaro, la amaso da elmigrintoj, ĉiuj subprematoj kaj ekspluatatoj, unuigitaj en la Bloko de Laboro. La gvidantan rolon ludas la laborista klaso.

Ĉe tia stato por la financa kapitalo ne restas alia rimedo por konservi sian faŝistan regpotencon, ol la progresanta likvido de la lastaj restoj de l’ burĝa “demokratio” kaj vasta apliko de l’ kruda teroro kaj malkaŝa diktatoreco. Ĉi tiu kapitalo jam preparas siajn fortojn por deklari per nova militistfaŝista repreno de l’ regpotenco la malkaŝan diktatorecon. Nur la timo je la amasoj igas heziti iujn ideologojn de l’ kapitalismo pri la starigo de diktatoreco malkaŝa, kiel en Jugoslavio. La financa ministro en publika kunveno esprimis tion: “Deklari diktatorecon, sed … ĝi sekvigos revolucion!” Pri tio tamen ekzistas ankaŭ alia opinio: ke per kruda teroro oni sukcesos malfortigi la laborulajn amasojn. Tiu diferenco en la opinioj kaŭzis grandan krizon ĉe la reganta “demokratia konkordo”.

Sed dum en la vicoj de l’ burĝaro la procedo de disfalo enradikiĝas pli kaj pli, ni rimarkas ĉe la laboruloj decidan antaŭeniron kaj aktiviĝon. La oportunistaj tendencoj malaperas kaj la laborista movado iras la vojon de nepacigebla klasbatalo. Por ĉiuj laboruloj estas klare, ke nur laborist-vilaĝana registaro povas anstataŭi la faŝistan diktatorecon.

Laŭ “Laborista Afero” kompilis: Diablido-Satano.

PRI NEDERLANDO

Same kiel en n-oj 242 kaj 244, ni aperigas en subaj linioj refuton kaj korekton al la artikolo de K-do I. F. en n-o 239 aperinta sub la supra titolo. Ĉi foje temas speciale pri la lernejaj aferoj en Nederlando. — Red.

En la artikolo de K-do I. F. troviĝis kelkaj malĝustaĵoj; sed nur tiujn pri la edukado mi volas ĝustigi. K-do I. F. skribis: “La infanoj vizitas ĝis la 16-a jaro la lernejon, lernas francan kaj germanan lingvojn de 12-a ĝis 14-a jaroj kaj anglan de 14-a ĝis 16-a. “Sensencaĵo! Laŭ lerndeviga leĝo, ekfunkciinta je 1. januaro 1929, la infanoj devas minimume dum 7 jaroj viziti la lernejon. Sekve, ordinare komencinte la lernadon en 5½-a aŭ 6-a vivjaro, ili povas forlasi la lernejon estante 12½- aŭ 13-jaraj. Neinteligentuloj, nesukcesintaj trastudi la 7 klasojn dum 7 jaroj, devas viziti la lernejon, ĝis ili havas 14 jarojn. Estante 14-jaraj, la infanoj eklaboras en fabrikoj, mastrumadoj, ĉe metiistoj ktp. Nur malplimulto, plejparte idoj de pli bone pagkapablaj homoj, poste vizitas mezgradan lernejon kaj tie komencas lerni francan kaj poste ankaŭ germanan kaj anglan lingvojn. En la unuagradaj lernejoj instruo pri fremdaj lingvoj nuntempe ne estas leĝe permesita. Se oni volus instrui esperanton dum instru-horoj, antaŭe devus esti ŝanĝitaj la instruleĝoj.

En la orienta parto de Nederlando, kie regas por la laboristaro mizeraj cirkonstancoj, la infanoj multfoje forestas el la lernejo por helpi al la gepatroj akiri vivrimedojn. Kvankam pro la arbitra foresto la gepatroj devus esti punataj (monpuno aŭ malliberejo), la lernejestroj ne ĉiam mencias la “laŭplaĉajn” forestojn al la inspektoro, ĉar ili timas perdi lernantojn, profite al la ekleziaj lernejoj, kiuj tute ne severe atentas, ĉu la lernantoj regule venas. Estas ja “devo” de l’ ekleziaj lernejoj ne tro ege klerigi la infanojn kaj eĉ stultigi ilin per religia instruo.

Tion mi diras, por pruvi, ke la edukado ne estas tiel bona, kiel asertis K-do I. F. Pri la aliaj malĝustaĵoj dume jam skribis du aliaj K-doj en “S-ulo”.

Edukistino (10287).

[REKLAMO p.2] Fundamento de Esperanto (kvinlingva) Pr. 1,— mk. g. — Fundamenta Krestomatio, 460 pĝ. Prezo: 2,50 mk. g. — KABE, Vortaro de Esperanto 175 pĝ. Pr.: 2,20 mk. g. — Lingvaj Respondoj de d-ro Zamenhof. 92 pĝ. Prezo: 1,— mk. g. — La kvar klasikaj verkoj, sur kiuj baziĝas nia tuta lingvo-uzo, kiuj estas konsiliiloj kaj helpiloj por ĉiu esperantisto. — Haveblaj ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 359

LA FIASKO DE KOLONIO

De tempo al tempo aperis en “S-ulo” raportoj pri tiu aŭ alia “kolonio” — komunumo el K-doj dezirantaj vivi kolektive ekster la kadro de l’ moderna kapitalismo. Ankaŭ kelkfoje presiĝis proponoj de idealistoj, riskemaj SAT-anoj, kiuj esperis povi vivigi laŭ similaj modeloj SAT-kolonion. Nu, al kiaj rezultoj kondukas tiaj kolonioj, kiuj originas el la deziro de siaj fondantoj izoliĝi el la nuntempa homa socio, forkuri la kapitalisman sistemon, anstataŭ ĝin fronte ataki, — por tio hodiaŭ nur unu ekzemplon!

Temas pri la kolonio “La Kaverno di Zaratustra”. La nomo estas ida, ĉar ĝia fondinto estas (aŭ almenaŭ estis) — idisto. Siajn unuajn vivjarojn tiu kolonio pasigis en mizeraj kondiĉoj kaj en ekstrema primitiveco ne malproksime de Düsseldorf (Germanio). Post kompleta fiasko tiea pro internaj malpacoj la entreprenema s-ro “Filareto Kavernido” (la pseŭdonimo de l’ fondinto) translokigis la entreprenon al Aĵaksio (Ajaccio) en insulo Korsiko. Tri monatojn post la instalo ŝajne ĉio bone iris. Sed — ne sen la helpo de l’ kapitalismo! Kelkiuj el la kolonianoj trovis laboron en la urbo ĉe kapitalistaj entreprenoj kaj akiris sufiĉe da mono por permesi al kvar personoj kulturi la teron. Tiel ili produktis siajn legomojn, lakton, fromaĝon ktp.

Sed post nelonge oni komencis interdisputi. La dunglaboristoj en la urbo riproĉis al la aliaj havi pli agrablan kaj malpli lacigan vivon. Post kvarsemajna disputado oni eltrovis, ke la deveno de ĉio malbona estas la “marĉa febro”, pro la malsaniga regiono atakanta la plimulton nekutiman je tia klimato. Kompreneble oni devis iel klarigi la malbonan funkciadon kaj komenciĝantan disfalon…

Vidante la fatalon, la fondinto decidiĝis nuligi la kontrakton pri la grundo por serĉi pli favoran lokon. Sed ne atendante iajn decidojn, preskaŭ ĉiuj kolonianoj foriris, anoncante sian forveturon nur unu tagon antaŭe kaj prenante kun si la lastan salajron, kiu devus esti liverata en la komunan kason (ĉar iliaj 11 infanoj estis nutrataj kaj prizorgataj dum la tuta tempo de la komunumo). Sep infanoj, kiuj depost sep jaroj estis edukataj en la komunumo, foriris kun la patro, kiu eĉ ne kvaronon de la kostoj elspezitaj por ili estis paginta. Fine la fondinto estis arestata sekve de plendo ĉe tribunalo fare de unu virino, komunuma membro, kiu volis rehavi sian propraĵon. Li vivis 6 monatojn en malliberejo kaj estas nun devigata forlasi korsikan teritorion pro instruado kaj praktikado de nudismo, abortigo kaj atakoj al la sekshontemo.

Tamen, post tiu fiasko li ne ŝajnas ema cedi siajn planojn, sed provos enŝipiĝi al Haiti, por tie denove ekprovi sian ludon. Ni deziru al li “bonan vojon”, sed niaj K-doj, kiuj emas realigi same fantaziajn projektojn, instruiĝu el tiu ekzemplo kaj ne komencu konstrui laŭ revaj ideoj, ignorante la faktorojn de l’ reala vivo, nian nuntempan socion, ĝian ekonomian kondiĉaron, ĝian klasan batalon.

N. B.

FRANCA SUDANO

Ni aperigas ĉi sube kaj en la sekvantaj n-oj interesan skizon pri Okcidenta Afriko, pri tiu parto, kiu limas al la dezerto Saharo. Ni ricevis la artikolon de SAT-K-do, kiu vivis kaj laboris en tiu regiono dum du jaroj kaj nun komunikas siajn impresojn, ne en formo de persona rakonto, sed kiel instruplenan priskribon al niaj legantoj. — Red.

Franca Sudano estas la plej vasta el la ok kolonioj, kiuj konsistigas Francan Okcidentan Afrikon. Sur du trionoj de tiu ĉi kolonio etendiĝas parto de la dezerto Saharo. La alian trionon trafluas la riveroj Senegalo kaj Nigero kun siaj alfluantoj. La lando trafluata de Nigero estas la plej vasta kaj fruktodona.

[BILDO p.3 | 35,27,75,54] Mapo de Franca Sudano: la dezerto Saharo norde, la riveroj Senegalo kaj Nigero, la urboj St. Louis, Dakar, Kayes, Bamako, Mopti, Tombuktu kaj Konakri; markitaj la longitudoj 10° okcidente kaj 0° (Greenwich-meridiano) kaj la latitudoj 20° kaj 10° norde.

La varmego estas la ĉefa trajto de la sudana klimato. La meza temperaturo estas ĉ. 24 gradoj en januaro, 42 en majo — la plej varma monato en tiu ĉi regiono — kaj 38 en aŭgusto. Kelkfoje la termometro atingas 48 gradojn. Ŝtonoj subsune estas tiom varmaj, ke ne estas eble kapti ilin per la mano.

En la varmaj landoj pli ol alie la vegetaĵoj, bestoj kaj homoj bezonegas akvon. Tial la vivo tie koncentriĝas precipe ĉe la riverbordoj. Sufiĉas trarigardi karton de Sudano por konstati, ke vilaĝoj kaj urboj ĝenerale kuŝas ĉe riveroj: Kaj¹ ĉe Senegalo; Bamako, Kulikoro¹, Segu¹, Mopti, Tombuktu¹ k. a. ĉe Nigero.

La kapricoj de la klimato

De mezo de junio ĝis mezo de oktobro, t. e. dumsomere okazas fortaj uraganoj, kiuj estas propraj al la tropikaj landoj. Pluvo falas torente. Riveroj leviĝas kaj en iuj lokoj superakvas pli malpli vastajn terspacojn. Apud Mopti, post la kunfluejo de Nigero kaj ĝia alfluanta Bani, la larĝo de la fluejo atingas preskaŭ 120 kilometrojn. Vilaĝoj sur altoj fariĝas insuletoj.

La alia parto de l’ jaro estas nomata seka sezono. Tiam la riveroj malleviĝas, lasante sur la grundo ŝlimon anstataŭanta la plej bonajn sterkojn. Indiĝenoj per primitivaj instrumentoj rapidas plugi, kulturi kaj semi.

Rimarkinde fruktodona estas la vasta regiono, nomata Masina, kiu ebenaĵe disentendiĝas inter Segu kaj Tombuktu. Tie Nigero ŝveligita de Bani, dividiĝas laŭ aro da interplektiĝintaj fluejoj, kiuj oportune permesas facilan akvumadon super la kampoj. En iu regiono, norde de Nigero, en Saharo estas lagoj kaj lagetoj, kiujn plenigas Nigera akvaro dum leviĝo. Dum la seka sezono ili estas tre oportunaj akvujoj.

La klimato estas akra por la eŭropanoj, kiuj ne povas plenumi pezajn, tro lacigajn laborojn, pro la troa varmo, kiu rapide anemias² kaj plimalfortigas ilin. Oni povas diri, ke eŭropan(in)o alveninte Sudanon perdas ĉirkaŭe duonon de sia forto. Ekzemple virino ne povas plenumi la plej lacigajn mastrumlaborojn — manĝkuiradon, lesivadon, gladadon k. a. Ŝi bezonas negran servist(in)on. Post dujara restado necesas, ke koloniano revenu en bonklimatan landon por ripozi kaj resaniĝi. Cetere post tiu minimuma tempo preskaŭ ĉiuj privataj kaj ŝtataj entreprenoj donas pagatan libertempon al siaj oficistoj.

La pluvema sezono estas la plej malsaniga. La senmova akvaro en la kavaĵoj kaj la varma malsekego, kiu saturas la atmosferon, tute konvenas por la multegiĝo de kuloj kaj mikroboj, teruraj

¹ France: Kayes, Koulikoro, Segou, Tombouctou. ² Sensangigas.

[REKLAMO p.3] Ĵus aperis: KANDID la ĉefverko de VOLTER en esperanta traduko de E. Lanti kun antaŭparolo de la tradukinto kaj ilustroj de R. Bartelmes. 160 paĝoj. Prezo: 1,70 mk. g.

— paĝo 4 —

360 — SENNACIULO

malamikoj pro la diversaj malsanoj, kiujn ili povas inokuli: malarion, flavan febron, dengon¹ k. a.

Malgraŭ tiu klimato, la tiea vivo ne estas tro malmildega por la eŭropanoj. Male, ĝenerale ili dank’ al la altaj salajroj — preskaŭ duoblaj je tiuj pagataj en Francio — vivas pli larĝe, pli komforte ol en Francio, kie ili apenaŭ sufiĉe laborakirus por vivi. Certe oni suferas pro l’ varmo, sed oni iagrade kutimiĝas, kaj oni povas malpliigi la riskojn malsaniĝi observante la ĉefajn higienajn principojn. Oni devas precipe esti sobra, eviti laŭeble tro lacigajn laborojn, ŝirmi sin kontraŭ kulpikoj kaj ĉiutage ne forgesi gluti receptitan kvanton da kinino — 25 aŭ 50 centigramojn laŭregione kaj laŭsezone — antaŭforiga kuracilo kontraŭ malario.

[BILDO p.4 | 28,16,64,34] Foto: vilaĝo kun granda senfolia arbo antaŭe kaj moskeo malantaŭe.

Vilaĝo de Tukuloroj kun moskeo

Pri diversaj indiĝenaj gentoj

En la sahara Sudano vivas nomade Maŭroj kaj Tuaregoj, ambaŭ el blanka raso. Ili havas fieran karakteron kaj ŝategas sendependecon. Ĝis nun la franca kapitalismo ne sukcesis subigi ilin, kiel la negrojn, kaj eĉ por eviti ribelojn kaj konservi pacon, oni pensiumas kaj ordenumas la plej influajn ĉefojn. Antaŭ la franca koloniigado Maŭroj kaj ĉefe Tuaregoj ofte ekatakis kaj elrabis la Saharajn karavanojn kaj la loĝantaron ĉe Senegalo kaj Nigero, kiu estas nur el negra raso.

Inter diversaj negraj gentoj la Tukuloroj¹ meritas esti aparte nomataj. Ili ja ne estas puraj negroj, sed idoj iam kunmiksitaj negroj kaj blankuloj. Tamen en ili la ecoj de la negra raso superas. Antaŭ la franca okupado ili feŭde, despote regis super aliaj negraj gentoj. Komandite de la fama ĉefo Samori ili vane defendis la landon kontraŭ la franca armeo, kiu dank’ al sia moderna armilaro facile venkis kaj kaptis Samori-n. La venkintoj mortpafis lin kaj kruelege turmentis kaj murdis multe da venkitoj, eĉ infanojn kaj virinojn.

La pligranda parto el la indiĝenoj, kiuj vivis en la malpaca, ĥaosa epoko, kiam Tuaregoj kaj Tukuloroj rabadis kaj subpremadis ilin, jam ne estas forgesintaj tiun pasinton kaj pro tio ĝenerale estas kontentaj pri siaj novaj mastroj, kiuj donis al ili pacon kaj relativan trankvilon. (Daŭrigota.) (13706)

¹ Tropika epidemia malsano, simila al gripo.

¹ France: Toucouleurs.

KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”

Nova Politika Revuo

Beogrado, 23. aprilo 1929. Aperis la unua n-o de dumonata organo “VENKO”, “organo de monarĥista ideo”. En gvidartikolo de l’ 1-a n-o troviĝas jenaj linioj:

“Nia programo, nenebulita per nedifinitaj devizoj, kreitaj de partiaj organizoj por pli facile trompadi naciajn amasojn, estas formulebla per malmultaj vortoj kompreneblaj eĉ al la infanoj — servado al monarĥista ideo.

“Ŝajnas al ni, ke nur tiam, kiam la homaro komprenos la tutan mensogon de tiuj politikaj doktrinoj, kiujn de la tempo de malĝojmemora t. n. granda franca revolucio propagandas krimulaj elementoj plenumantaj tiamaniere siajn personajn aferojn, — tiam kaj nur tiam ekestos sur la tero libereco, egaleco kaj frateco.

“Samtiel profunde ni estas konvinkitaj, ke vera libereco, vera egaleco kaj sincera frateco povas veni ne pere de hazardaj elementoj kiaj ekz. estas prezidantoj, parlamentoj, elektitaj ministroj, sed nur pere de la volo de heredanta reganto, naskita por tiu alta misio. Neniam bonfarto de grandaj nacioj venis de deklaracioj de elektitaj reprezentantoj, neniam nacio fariĝis granda kaj potenca, se ĝi ne estis regata de monarĥo, kiun Dio sendis.

“Klera absolutismo — ideala kreitaĵo de ŝtata ordo. Absoluta monarĥo — sendito de Dio. Monarĥio — religio. Por rideto de Napoleono liaj spertaj grenadistoj ĵetis sin sub la radojn de kanonoj, por ke ili ne restu en la koto kaj por ke ili ĝustatempe atingu al la pozicio. Malfacile estas eĉ ekpensi, ke por laŭdesprimo de la parlamento estus ebla tia sinoferado. Malfacile estas eĉ pensi, ke la respublikanaj armeoj scias pri hero-

La anglaj elektoj kaj la virinoj

Aliris la familiestroj k ekparolis antaŭ Moseo: La Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedaĵon per loto al la Izraelidoj k … doni la parton de nia frato Celofhad al liaj filinoj … Ilia posedaĵo estos forprenita el la posedaĵo de niaj patroj k aliĝos al la posedaĵo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos … Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laŭ la instrukcio de la Eternulo, dirante: Prave parolas la tribo de la Jozefidoj … Mozeo, IV. libro, (Nombroj), ĉap. XXXVI.

Ĵus pasis la elektoj en Anglio kaj sekve de l’ nova jura situacio estis proks. 3 milionoj pli da voĉdonrajtaj virinoj ol viroj. Se ni rerigardas al la evoluo en la jura stato de l’ virinoj, ni povas kompari ĝin kun lanugo, kiun depost ĉesigo de la patrinrega sistemo la vento petole jen supren-, jen malsupren-ĵetis, ĉiam konforme je la interesoj de l’ posedantaro.

Se ni esploras la kaŭzojn, per kiuj rezultis la fina pliboniĝo en la jura situacio de la virinoj, tiam ni sendube povas konstati, ke la pliboniĝoj okazis neniam por la intereso de l’ virinoj kaj neniam pro iuj konsideroj je la virinoj, sed parte pro iuj personoj, kiuj ĉiam estis viroj, kaj precipe pro ekonomiaj interesoj. Por ĉi lastaj interesoj oni iam nuligis la patrinrajton¹. El la esenco de l’ supra biblia ĉapitro tio klare videbliĝas. En tiu tempo la virino krom vestaĵo kaj juveloj neniun valoron povis posedi, ĉar se ŝi estus heredinta sian bienon kune kun sia persono, tiu bieno fariĝus propraĵo de tiu, kiu ŝin aĉetis. (Vidu en supre citita ĉapitro de la biblio.)

Tamen en tiu tempo ankaŭ heredis la virino, se ŝia patro ne havis filon, por ke per ŝi estu konservata la nomo de ŝia patro¹. Se ni komparas la Mosean juran staton kun la jura stato donita al virinoj de la angla registaro, ni povas konstati, ke ambaŭ la samon celas: savi la malfortulinon por la intereso de la bieno. En la batalo por defendi la privatposedon la ĉiutempa leĝdonado devis konsenti pli kaj pli da rajtoj al la virino. La leĝfaranto estis la viro, kiu uzis la virinon kiel ilon en tiu batalo. La devizo: per ili, sed ne por ili — estis kaj restos, ĝis la virinoj ekkonos sian destinon laŭ sia natura kondiĉaro kaj ĉesigos tiun ludon per decidaj vortoj.

Ĉi tiu tempo proksimiĝas! Vane diris Ŭinst’n Ĉorĉil (angle: Winston Churchill) en 1928¹: “Ni ne devas ektimi! Se ni laŭ hazardo prenas milon da virinoj kaj milon da viroj, estas certe, ke inter la virina milo troviĝos pli da konservativaj voĉoj ol inter la viroj. Mi ne kredas, ke ĉu la socialismo, ĉu la komunismo, ĉu ia ajn alia ribela propagando povus trovi vojon inter tia balotrajta publiko, kies pli grandan parton tiu penso okupas, kiel oni povus

¹ La aristokrataro post la j. 1514 (hungara kamparana revolucio) intencis malhelpi geedziĝon inter kamparanoj k nobelinoj pro kompreneblaj kaŭzoj. Leĝo de j. 1516 (VII. dekreto, 62. titolo) tiel disponis, ke “la reĝo donacu la bienojn de mortintaj nobeloj al liaj filinoj, se tiuj ne estas, al la vidvinoj. Sed se ili volas edziniĝi kun kamparano, la reĝo donacu la bienon al iu ajn (§§ 1—3). La § 4 nuligis la rajton donitan al la virinoj en 1437 k 1490, laŭ kiu, se nobelino edziniĝis kun senbiena kamparano, ŝi ricevis sian filin-kvaronon “en naturo”, t. e. grundon.

¹ En “Pesti Naplo”, 31. 7. 28, aperis artikolo sub titolo: “Ekkomenciĝis milito de la seksoj en Anglio”, verkita de Harold Böĉer (angle: Butcher). Mi elĉerpis la intervjuon.

— paĝo 5 —

aĵoj, kiajn en la lasta milito faris en la vicoj de caraj kaj reĝaj regimentoj de Serbujo, Germanujo kaj Rusujo la soldatoj, kiam ili per nudaj manoj disŝiradis en la nomo de siaj monarĥoj kaj patrujo la pikantan draton antaŭ la malamikaj pozicioj.”

Tieulo.

★

Pli science ol la scienculoj

En “S-ulo” 236¹ aperis artikolo “Malsano de vitro kaj ĝiaj sekvoj”. Mi tralegis la artikolon mirigite, ĉagrenite. Kial oficiala organo de SAT malŝparas valoran spacon por sensencaĵo? Laboristoj ne havas “kolektojn de malsanaj vitraĵoj”. Ho! Ĉio estas malkaŝata nun! La redaktoro (pro mon-donaco, sendube) per presigo de senpaga anonco helpas la “inventiston” disvendadi sian burĝan “inventon”.

Mi tralegis la artikolon denove. Eble mi ne tute komprenis ĝin. Ne konvenas, ke oni havante SAT-anecon de duono da jaro malfidu nian honorindan redaktoron kaj malnovan SAT-anon. Mi cerbumadis, ĝis mia kapo ekdoloris. Iom post iom mi konstatis mian senpripensecon. Mi kulpigis vin senkaŭze. Pardonu, K-do redaktoro. Pardonu, K-do Ploss. Vi malfermis miajn okulojn. Vi ebligis min vizii laboriston, kiu revenas hejmen el fabriko. Alproksimiĝante sian hejmon li ekaŭdas kortuŝajn vekriojn. Rapidpaŝe li enkuras la domon kaj demandas sian plorantan edzinon: “Virino, kio okazis? Ĉu infano mortis?” “Pli malbone ol tio”, ŝi respondas, dum larmegoj banas ŝian vizaĝon. “Ĉu du? tri? ses infanoj mortis? Parolu, virino!” “Eĉ pli malbone ol tio. La pokalo malvarmumis.” La edzo paliĝas. “Mia heredita Pokalo! Malbenita filino de hibrida hundaĉo! Nur dek infanojn por vesti kaj manĝigi, sed tamen mankis al vi tempo por gardi la pokalon. Telefonu al kuracisto, dum mi trinkigos al la pokalo varmegan vinon.”

Ja, Gek-doj, estas bonega eltrovo, sed mi havas pli bonan. Mi donacas, ne vendas mian. Salo! Ordinara salo, kiun oni manĝas kun terpomoj kaj ovoj. Ĝi konservas viandojn kaj fiŝojn, kial ne vitraĵojn?

Muŝoj malbonigas niajn meblaron kaj manĝaĵon, malpurigas niajn fenestro-vitraĵojn kaj spegulojn. Faru jene.

Pulvorigu salon. Metu malgrandan kvanton en la pokalojn, glasojn aŭ aliajn vitraĵojn. Solvu venenon en pelvo plena da akvo. La muŝoj manĝos la salon, erare pensante, ke ĝi estas sukero kaj soifos. Poste ili trinkos la venenan akvon kaj mortos. Kiel oni diras angle: “Ni mortigos du birdojn per unu ŝtono.”

Lasu nin rigardi la estonton. La uzado de salo kaj veneno pligrandiĝos. La sal- kaj venen-komercistoj pliriĉiĝos kaj pligrandigos la salajrojn de siaj laboristoj. Tiuj laboristoj aĉetos aŭtomobilojn, motorboatojn ktp. La fabrikistoj de aŭtomobiloj, motorboatoj ktp. pliriĉiĝos kaj pligrandigos la salajrojn de siaj laboristoj. Tiuj laboristoj aĉetos diamantojn, juvelojn ktp. La komercistoj de diamantoj, juveloj ktp. pliriĉiĝos kaj . . . oni povas daŭrigi senfine.

Ĉu ne estas videble, ke mia rimarkinda eltrovo savos la homaron el mizero? Mi rajtigas ĉiun utiligi ĝin senpage. Mi nur petas, ke la vitro-amantoj konstruu mian monumenton el vitro kaj konservu ĝin per salo.

Ben Odinov (13268), Nov-Jorko.

¹ Tiu artikolo troviĝis en la “Scienc-Kultura Paĝo”, kiu estas redaktita de K-do D. Snejko, Minsk.

El kvindekjara vivo en sovaĝejo

(Fino. Vidu antaŭan n-on)

La revo pri l’ oro disiluas

Morgaŭan matenon frue, Petro — nia nova amiko — vekis nin, kaj frotante niajn okulojn ni vidis la leviĝantan sunon ĉe la orienta horizonto, ni aŭdis la sonon de la kakatuoj inter la foliaĵo de la arboj. La fajro jam ekbrulis, kaj la akvo estis varmega, kiam ni iris al la rivero por nin lavi. Fininte la matenmanĝon, ni rulis la lankovrilojn kaj, kun Petro, ekiris. Ni piediris laŭ polvokovrita vojo, sub la bruligaj radioj de la Aŭstralia suno. Petro interesis nin per siaj rakontoj pri aventuroj kiel orministo antaŭjare. Sed kiam li sciiĝis, ke ni esperas trovi laboron ĉe la “Viktoria-Orkampoj”, li informis nin, ke la tempo por malriĉulo labori kiel orministo forpasis antaŭ longe; ke nuntempe jam riĉuloj, per meĥanikaj procedoj, kapablas elĉerpi la oron. Sekve, kiam ni preterpasis Sandhörst kaj Kaselmen kaj vidis la malnovajn ŝaktojn kaj amasojn da rubo, ni sciis, ke bonŝanco por akiri riĉojn tie, preskaŭ ne ekzistas.

Ĉiutage nia monprovizo malpliiĝis, sed rikolta tempo alproksimiĝis. Ni naskiĝis kaj vivis en farmbieno. Petro diris, ke pro tio ni povos trovi laboron ĉe farmisto ĝis la fino de la sezono.

Ni atingis la ĉirkaŭojn de la urbo Roŝestr’ (Rochester), proks. 33 km. de la Nova Sud-Kimria limo, en iu sabato.

Ni haltas kaj metas niajn tornistrojn sur la teron apud akvotruo sub la ombro de gumaj arboj, kiuj kreskas ĉe la bordoj de la riveroj en Aŭstralio. Lerninte de Petro, en kia maniero oni povas fari kaj baki griaĵon sur varmega cindro, ni baldaŭ bruligas fajron, kaj post nelonge tri malsataj vaguloj manĝas plezure

eduki kaj solidarigi la familion.” Tiu espero de s-ro Ĉörĉil, ke la plimulto da virinoj estas konservativaj, bedaŭrinde ne estas vana; ja oni de jarcentoj faris ĉion eblan, por ke la virinoj estu tiaj, kaj tial oni devas kalkuli pri la faktoj.

Sed ĉi tiu aĉa spekulacio pruvas nur mian aserton. Je kiom tio estas vera, tion mem la reakciuloj senvole perfidas, kiam Ĉörĉil klopodas trankviligi tiujn, kiuj havas kaŭzon timi pri ĉi tiu jura plivastigo de l’ virinaro, dirante, ke la plimulto da virinoj malŝatas la renverson de l’ sociordo.

Sed de kie venas la pensado, “kiel eduki kaj solidarigi la familion”? Ĉu ĝi estas disfalonta? Kial? Ja, la hodiaŭa formo de familio estas bazita sur korpo de la nuntempa socia sistemo. Familian vivon konstruitan sur alia ekonomia kaj socia fundamento oni eĉ ne povas imagi en la hodiaŭa socia strukturo.

Se tamen ĝi estas disfalonta, ĉu tio ne signifas, ke la hodiaŭa socisistemo tute maturiĝis por la pereo?

Ĉiam estis ŝatata devizo por la malamikoj de laborista movado, ke la socialismo tendencas detrui la familion. Ĉi tiu stulta akuzo per si mem disfalas, se ni konsideras la netolereblan situacion de la familio, kia ĝi fariĝis en la kadro de l’ nuntempa socia ordo. Tre eraras tiuj, kiuj pensas, ke per konsento de la voĉdonrajto al virinoj ili povos plilongigi la daŭron de sia reĝimo. Tio nur estas lasta paŝo, kiu provizore iom helpas en ilia malespera situacio, kiu poste des pli rapide kondukas al fatala ilia fino.

Sed kio rigarde al la nuna situacio estas la plej grava tasko de la laborista movado? Neniel tio, ke la virinoj servu nur kiel iloj niajn celojn, en roloj similaj al la hodiaŭaj. La plej grava tasko estas klerigi la virinojn. Oni devas komprenigi al ili, ke la celo de homa vivo ne povas esti, ke la homo restu sklavo de la spiritaj kaj materiaj valoroj kreitaj de li mem, sed ke male ĉiuj tiuj valoroj servu al lia bono. Oni devas klarigi al ili, kial en la hodiaŭa sistemo de socio ili plej maljuste estas traktataj.

Plifaciligas tiun klerigan laboron simptomoj evidentiĝantaj de tago al tago rilate al agnosko de l’ virina valoro fare de nunaj konservativuloj. En urbo Deptord oni elektis virinan urbestraron. Kiam oni konigis la rezulton, Harve (angle: Harvey), konsilanto, indigne frapis sur la tablon: “Mi ne sidos en konsilantaro prezidata de virino. Mi ĉiam kontraŭis la virinan voĉrajton. Mi vidas tre malluma la situacion de Anglio, ĉar la virinoj volas simie imiti la virojn¹. Eble oni nomos min konservativema, sed mi havas la konvinkon, ke, se la viroj estus solidaraj, oni povus senigi la virinojn de l’ voĉdonrajtoj kaj ankaŭ en la ekonomia vivo oni ne tolerus ilin. Se la virinoj postulas voĉdonrajton, ili ankaŭ estu pretaj preni sur sin la respondecon de la viroj. Se komenciĝus milito, estus ilia devo esti apud la viroj en la tranĉeo.”

Sed tio ne estas ĉio. Fondiĝis tielnomata “Fifthy-Fifthy”-Ligo, kies celo estas liberigi la virojn de l’ “virina re-

¹ Vidu K. Steinen: Meza Brazilio. Li mencias, ke sudamerikaj indianaj viroj simie imitas la akuŝon k knabonaskon. Ĉe la baskoj ankaŭ regis ĉi tiu kutimo.

— paĝo 6 —

varmegan bakitan griaĵon kaj frititan ŝafviandon.

Dum la longa marŝado de Melbörn ĝis Roŝest’r ni renkontis kaj preterpasis kelkajn aliajn vagulojn, britojn, germanojn kaj ĉinojn kiuj portis siajn tornistrojn kiel ni kaj same kiel ni serĉadis aĉetantojn de sia laborforto.

Petro, kiu estas trapasinta la lernejon de maldolĉa sperto, estas Marksa filozofo kaj klas-konscia laboristo. Antaŭ ol li forvojaĝis el sia hejmlando, li sidis antaŭ la piedoj de Karlo Marks kaj aŭdis lin paroli siajn senmortajn agitkriojn, kies eĥoj resonados tra la jarcentoj, ankoraŭ en la naskoperiodo de la formulo: “Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!”

Petro penadis laŭ gutoj fluigi en niajn junajn kaj senspertajn cerbojn la signifon de ĉe tiuj vortoj, kiuj estis lia religio.

Historio pri brut-rabistoj

Antaŭ krepusko, dekduo da vaguloj estis metintaj siajn tornistrojn sub la gumaj arboj, kie ni restis. La plejmulto el ili estis malnovaj vaguloj. Ili kutimiĝis je la vivo en Aŭstralia densejo. Ili reprezentis diversajn naciojn. Dum la mateno ili iom transpasis la Möreriveron al Nova Suda Kimrio kaj raportis, ke ĉe sunleviĝo Kelliviroj, la lastaj de la Aŭstraliaj eksterleĝuloj, prirabis la ĉefon ĉe ŝafstacio kelkajn kilometrojn norde de Roŝest’r. Per pafilo ili devigis lin provizi ilin per manĝaĵo kaj freŝaj ĉevaloj, poste ligis liajn manojn kaj piedojn, same liajn dungantojn por malhelpi, ke ili avertu la policistojn, antaŭ ol ili atingis distancon de la loko. La Kelli-viroj originale estis salajraj sklavoj. Sed lacigite de ekspluatado, ili komencis ekspluati siajn ekspluatantojn, per alproprigo de iliaj senmarkaj brutaroj, ĉevaloj kaj bestoj, kaj tial ili estis nomataj “eksterleĝuloj”.

La bando de la Viktoriaj Policistoj serĉis ilin. Kiam la policistoj estis en tendaro, kiel ili opiniis, ĉe maldanĝera loko, iuj vagis en la densejon por pafi kanguruojn, dum la aliaj restis en la tendaro por fari la kuiradon. Kiam ili staris antaŭ la fajro, iliaj pafiloj estis flanke, subite iu, per mallaŭta voĉo, ordonis “Manojn supren”; kaj kiel ili turnis sin al la loko, de kie la sono venis, ili vidis la Kelli-virojn kun pafiloj pretaj por pafado. La “eksterleĝuloj” ligis iliajn manojn kaj piedojn, metis ŝtopilojn en iliajn buŝojn kaj atendis kovrite la revenon de l’ aliaj. Kiam tiuj videbliĝis, la Kelli-viroj pafis ilin. Unu forkuris kaj raportis la okazojn. La Kelli-viroj sukcesis eviti la aŭstraliajn policistojn dum kelkaj monatoj; finfine ili estis kaptataj, juĝataj kaj kondamnataj al mortpuno.

[BILDO p.6 | 36,24,65,48] Karikaturo subskribita «KM»: ridetanta viro kun ĉapo kaj tornistro surdorse, kun forko kaj kulero ĉe la dorso, marŝas preter vojmontrilo kun la surskribo «LEIPZIG» kaj svingas la manon.

ĈU VI VOLAS AKOMPANI MIN AL LEIPZIG, K-DO!

Pastro predikas al ni humilon kaj obeemon

Ĉe sunleviĝo, en dimanĉa mateno, iuj el niaj amikoj promenis serĉante ĉasaĵojn, kaj post du horoj revenis portante kuniklojn kaj malgrandan kanguruon. Ĉiuj klopodis kaj tagmeze ni pretigis du specojn da viando por tagmanĝo.

Ĉirkaŭ la 14-a horo, flikante mian ekstran ĉemizon, mi ekrigardis al la strato; tie iu sinjoro alproksimiĝis la tendaron, vestita kiel pastro, kun kvar sinjorinoj, el kiuj du portis akordeonetojn¹. Mi kredas, ke dum la tiamaj tagoj la uniform-vestitaj, komercistaj, vojaĝemaj, monpetantaj religiuloj de la Savarmeo ankoraŭ ne velkigis la spiritojn de Aŭstraliaj laboristoj. Kiam ili atingis la tendaron, la sinjorinoj, kiuj portis la akordeonetojn, komencis ludi la preludon de himno. La pastro gvidis la kantadon. Dum la prezentado mi rigardis al Petro kaj rimarkis cinikan rideton sur lia vizaĝo. Evidente li dubis. Kiam la kantado ĉesis, la reprezentanto de dio prenis el sia poŝo la sanktan biblion kaj elektis kiel tekston verson el la Prediko sur la Monteto. Li legis: “Benataj estas la humiluloj, ĉar ili heredos la Teron”. Li komencis konsili al ni, timi dion, esti honestaj al niaj dungantoj-kiam ni havas iun. Li speciale emfaze parolis pri la laborista devo: esti kontentaj pri la pozicio, kiun dio en sia senlima saĝeco disponis al ili.

Spite la fakto, ke furiozo de kvindek jaroj da batalo por vivrimedoj, kune kun la forpaso de l’ tempo, ĉizis sulkojn sur mia frunto kaj grize koloris miajn harojn, mi ankoraŭ hodiaŭ vidas la memkontentan vizaĝon kaj figuron de la parazito, kiu, kiel altpagata servisto de la ekspluatantoj al malriĉuloj, provis pumpi superstiĉon en niajn mensajn organojn. Ĝuste ĉe nin li venis, kiuj ekster la amika ŝirmo de la gumaj arboj ne havis lokon por kuŝigi la kapon . . .

Maljunulo (10664), Anglio.

¹ Tirharmonikoj.

★

FAKTOJ SEN KOMENTOJ

Oni ŝirmas la moralon en Usono

Sinjorino M. W. Dennett devas aŭ pagi 300 dolarojn aŭ resti en malliberejo dum 300 tagoj. Kial tiu puno? Ĉar ŝi enpoŝtigis ekzempleron de sia propra broŝureto unue verkita por informi siajn filojn pri seksfaktoj. Multaj preĝistoj kaj kolegiestroj atestis ĝian valoron. En ĝi ŝi fine pledis por la monogamio. Eĉ la asocioj de la Junkristanaro (Y. M. C. A. kaj Y. W. C. A.) disdonis kaj rekomendis ĝin. Sed la broŝureto laŭ la opinio de literatur-juĝantaro en Novjorko donas al la legantoj malpuran penson. Tial la verkintino estis kondamnata laŭ la famaĉa leĝo Komstok (Comstock), kiu malpermesas la enpoŝtigon de “malpura” literaturo.

Kiel en aliaj landoj, oni povas, se oni scias peti pri tio, aĉeti en preskaŭ ĉiu usona drogejo naskevitilojn. Sed endanĝerigus la kapitalistan sistemon, se ĉiu laboristo scipovus limigi la provizon de estonta laborpovo. Bonŝancon havis s-ino Dennett, ĉar ŝi nun ricevis multe da reklamo kaj ŝia broŝuro vendiĝas pli multe pro la sensaci-proceso. Jam sume 22 milionoj da ekzempleroj estas disvenditaj! La reakcio vane kontraŭbatalis la tajdon antaŭeniĝantan de l’ oceano el scio. (488)

Klasjusteco!

Antaŭ unu monato la burĝo Kostov (Bulgario) mortigis sian edzinon kaj ŝian amanton en sia propra hejmo. Nun oni liberigis lin, ĉar “li defendis la honoron de l’ familio kaj donas bonan ekzemplon al aliuj”. Preskaŭ samtempe okazis granda eksplodo en la militista arsenalo, kaj estis vivbruligataj ĉ. 30 gelaboristoj kaj multaj vundataj. La ministra konsilantaro tuj decidis doni unu milionon da levoj al la suferintaj familioj. Sed . . . tio restis nur decido surpapera por trompo al laboramasoj, por ke ili ne protestu. Nun oni juĝis la altrangajn oficirojn, kiuj gvidas la arsenalan laboron. Kaj . . . pro nepruvebleco de l’ kulpigoj oni ne kondamnis ilin!

Sed, jen nur unu alispeca ekzemplo. K-do Denĝerkov, redaktoro de “Novaĵoj”, skribis en unu humora versaĵo, ke nune regas ĉe ni ne Ljapĉev (ministro-prezidanto), sed “ZZZ” (“Leĝo por defendo de l’ ŝtato”); kaj oni kondamnis lin je unu jaro pro ofendo al ofica persono!

Faŝista juĝistaro! Diablido.

gado” kaj kiu eldonas dusemajnan organon. Tiu gazeto postulas krom rekrutigo de l’ virinoj por soldata servo, ke estu ĉesigataj ĉiuspecaj seksaj privilegioj, cedoj aŭ imunoj¹. Ĝi postulas la nuligon de tiaj leĝoj kaj dekretoj, kiuj liberigas la virinojn de ekonomiaj konsekvencoj el iliaj agoj kaj konforman modifon de l’ geedziĝa leĝaro.

Tiel jam en nuna socia stato viroj konservemaj klopodas liberigi sin de imaga jugo, kiam virinoj penas rericevi siajn naturajn rajtojn. Je iniciativo de virinoj jam falis prasocia ordo kaj kontraŭecoj trafintaj ilin en ekonomiaj-sociaj rilatoj². Sed tiel longe, kiel ekzistas la privat-propraĵo, ankaŭ la virinoj devos batali ankoraŭ por siaj rajtoj, kiuj estos finakiritaj nur kun la pereo de l’ nuntempa soci-ordo.

Fero.

¹ La seksaj privilegioj ĝuataj hodiaŭ de virinoj baziĝas sur ŝarĝoj, per kiuj la naturo ŝarĝis ilin en laboro de ras-ekzistado (—? Red.). Sed tiuj privilegioj ne estas proporciaj je de virinoj farata laboro. Postuli ilian ĉesigon estas manko de karaktero kaj stulteco.

² Vidu Engels: La deveno de familio, privatpropraĵo kaj ŝtato; Bachoffen: La patrinrajto.

— paĝo 7 —

SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO

N-o 6 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 6

Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12

JESUO BARABBAS

En sveda lingvo ne aperas liberpensula gazeto, ankaŭ ne multe da liberpensa literaturo. Nur la komunista gazetaro enhavas kontraŭreligiajn artikolojn. Dum la lasta tempo aperis multe da religia literaturo, kaj multaj pastroj pledas por kunlaboro inter ŝtateklezio kaj socialdemokratio. Ĉefpastro Thysell skribis libron: “Kristanismo kaj la laborista movado”, en kiu li montras per ekzemploj, kiel socialdemokrataj gvidantoj svedaj pli kaj pli komencis vere interesiĝi pri religio kaj kiel ili per siaj agoj helpas la eklezion. Sed pri tio alian fojon mi parolos.

Aliaj teologoj nun treege diskutas la problemon pri Jesuo. Kelkaj teologoj ankoraŭ diras, ke Jesuo ne estis nature naskita, dum aliaj pledas por lia natura naskiĝo. Kelkaj predikas ankoraŭ pri lia reviviĝo, dum aliaj diras, ke li nur estis ŝajne mortinta kaj aliaj tute neas pri lia reviviĝo.

Dum la pastroj diskutas pri la plej certa vojo al la ĉielo, dum ĉiuj predikantoj, al kiu ajn religio ili apartenas, savas homojn por bona monsumo, tamen aperas homoj, kiuj ŝercas tre akre kun la trompuloj, en formo de satiro mokas la malsaĝon.

Sveda aŭtoro Hjalmar Söderberg aperigis libron sub la titolo: “Jesuo Barabbas”, en kiu li citas kelkajn tre gravajn fontojn, kiuj kontraŭdiras al la predikoj de la pastroj. La ĉefpersono de la libro estas maljuna leŭtenanto, ribelanto kontraŭ la religiaj kredoj. Li loĝas en Kopenhago kaj havas kamaradrondon el aliaj ĉiuspecaj pekuloj, tre inteligentaj homoj, kiel ekzemple antikvaĵvendisto Marin, sperta en teologio, konante diversajn fontolibrojn en greka kaj aramea lingvoj. En sama domo loĝas Kasper, artisto. Tiuj tri homoj kaj kelkaj aliaj ofte drinkas kelkajn glasojn da brando kune en vindomo “La granda marserpento”. Ĉe la glasoj oni volonte diskutas religiajn temojn. Ni povas aŭdi diskutojn tiajn:

“— — Por la diablo, kion vi diris, Kasper, ĉu oni aliformigas la biblion?” —

— Jes, respondas Marin, oni ĉiam aliformigis kaj ŝanĝis la enhavon de la biblio kaj tion oni ankoraŭ faras. En la biblio de via patro, se li havis tian, estis skribita, ke Jesuo respondis al sia patrino, dum la geedziĝa festo en Kana, kiam ŝi volis montri sin lerta kaj petis Jesuon mirakle havigi kelkajn botelojn: “Virino, kion mi havas kun vi?” Sed en la plej nova biblio, la biblio de reĝo Gustavo V, estas pli boneduka tono, ĉar tie estas skribite, ke Jesuo diris: “Lasu min, patrino”.

— Sed, estas plej kredeble nur traduka eraro, ili korektis, — diris Kasper demandante.

— Ne, male, estas nova erartraduko, ili faris al ĉiuj aliaj tekstoj, respondis Marin.”

Leŭtenanto Jaegerstam vizitis la lokojn, kiuj estas priparolitaj en Nova Testamento kaj ŝajnis al li, ke li rekonis la lokojn, kaj li ekmemoras kaj rakontas al sia amikaro, ke lia animo en pli frua tempo estis enlokita en tajlorokorpo en Galileo, kie li estis filo de tajloro. (En tiu ĉi okazo la aŭtoro do uzas la religion pri renaskiĝo por pruvi, kion li diras. Vere bona ŝerca metodo. Se la religiuloj neas pri lia rakonto, ili same bone devas nei pri la ebleco renaskiĝi.) El sia infaneco tie ĉ. 1900 jarojn pli frue ol ni vivas, li memoris junan viron kun la nomo Jeŝuo aŭ Jesuo, filo de masonisto Josefo. Jesuo estis inteligenta knabo; tial li venis kiel tajlorlernanto al mia patro, rakontas leŭtenanto Jaegerstam, kaj daŭrigas “Mi memoras, ke mia patro ne trovis lin sufiĉe diligenta kaj lian karakteron ŝanceliĝanta. Tamen, por la tajlora metio li ne havis talenton.” Estis je la tempo, kiam unu Mesio kun nomo Juda-Juda de Galileo organizis ribelojn en Galileo, kaj kiam Jesuo dum kelkaj tagoj estis for, liaj fratoj timis, ke li aliĝis al la ribelantoj. Sed baldaŭ oni eksciis, ke Jesuo mem vagadis predikante. Li legis libron, kiu dum tiu tempo estis tre ŝatata plezurlegaĵo, nome: “La aperaĵo de Daniel”. Tiu libro aperis ankaŭ en aramea lingvo, kiun la malriĉa klaso konis. La libro pri Daniel profetis pri Mesio, kiu alvenos por savi la judan popolon el la premo de la romanoj. Tion Jesuo legis, kaj nun li predikis la samon. Baldaŭ li eĉ imagis sin mem esti la “Homofilo”, la vera Mesio. — Dum tiu tempo ja estis multaj, kiuj trompis la popolon, asertante, ke ili estas la antaŭ-anoncita Mesio. Al tiuj falsaj mesioj la judoj donis la nomon “Barabba”. La aŭtoro provas pruvi, ke la vorto “Barabbas” devenas de la vortoj “bar” = filo kaj “abba” = patro, kaj ke en la biblio priparolitaj Jesuo kaj Barabbas estas la samaj personoj, ĉar iafoje oni parolas pri Jesuo, aliam pri Barabbas kaj pri Jesuo Barabbas.

Dum la paskotempo estis en Jerusalemo grandaj festoj de la judoj. Okazis, ke Jesuo alvenis tien dum paskofesto. Jaegerstam rakontas, ke dum tiu tempo li vizitis Pilaton pro iu oficiala tasko. Okazis ribeloj sur la Temploplaco. Roma militistaro alvenis kaj estis grava interpuŝiĝo. La anoj de Jesuo, kiuj ne havis armilojn, forkuris, sed multaj vundiĝis kaj multaj mortigitoj restis sur la placo. Kelkajn oni arestis, kaj unu el la arestitoj sciigis, ke Jesuo, kiun la romanoj suspektis kiel ribelgvidanton, dum la lastaj noktoj loĝis en malplena oleobarelo en Getzemane, ĉe l’ Olivmonto. Kaj tie la soldatoj trovis lin. La kaŭzo, kial li ne forkuris, diras Jaegerstam, dependas de tio, ke li mem kredis pri helposoldatoj de la Ĉielo. Dum la juĝoproceso la anoj de Jesuo ne ĉeestis. Pilato juĝis: “Vi nomis vin la reĝo de la hebreoj. Vi aranĝis ribelon. Vi devas morti sur la kruco” — tre ordinara puno por ribeluloj. Sed Antipas volis vidi Jesuon, kaj kiam oni gvidis lin al Antipas, tiu treege ŝercis kun li, moke li vestis lin kiel reĝon. Antipas pritraktis Jesuon kiel konkuranton, kaj nun li ĝojis, ke ĉi tiu konkuranto devus morti.

Oni ree kondukis Jesuon al Pilato kaj la popolo kriis: “Liberigu al ni Jesuon. Donu al ni Jesuon Barabbas!”

Kaj ĉar Pilato aŭdis, ke Antipas ŝercis kun Jesuo, li decidis liberigi Jesuon por moki Antipason. Kaj Pilato sciigis . . . “Judoj, okaze de via solena festo mi tiun ĉi fojon volas montri min humana Jesuo Barabbas estu libera!”

Kien Jesuo poste migris, mi ne scias, rakontas Jaegerstam. Sed kiam mi du jarojn poste estis en Tiberio, mi ekaŭdis, ke inter la malnovaj amikoj de Jesuo kaj liaj anoj en Galileo estis vera, senduba kredo, ke oni krucumis lin. Kiam mi pripensis, mi trovis ilian kredon tute natura, mi komprenis, kiamaniere la kredo aperis. Neniu el la plej proksimaj amikoj de Jesuo, neniu el liaj nunaj lernantoj kaj apostoloj ĉeestis la juĝejon. Kaj ili ne povis scii kaj tute ne kredi, ke Pilato liberigis lin. La fiŝkaptisto Simono kaŝis sin en la proksimo de la urbo, ne kuraĝis sin montri. Tiel ankaŭ same okazis kun la aliaj. Sed el la eksteraĵo de la urbo ili vidis, kiel oni starigis krucojn sur Pendigilmonteto, altaĵeto norde de la urbo, kaj ili vidis, kiel malliberigitoj juĝataj pro mortigoj ktp. dum la ribelo estis pendigataj. Eĉ ne momenton ili povis ne kredi, ke Jesuo ne estis inter la pendigitoj. Ili vere povis, en bona kredo, diri, ke ili per propraj okuloj vidis kiel oni krucumis Jesuon.

Sed la fiŝkaptisto Simono renkontis lin kelkajn tagojn poste. Simono povis ĵuri, ke li vidis lin tute vivanta, kia li estis antaŭ la krucumo, kaj Jesuo eĉ manĝis du rostitajn fiŝojn, por kiuj Simono lin invitis, kaj du religie kredantaj virinoj same lin vidis. Kaj poste multaj aliaj ne volis esti malpli bone informitaj. Baldaŭ estis multaj, kiuj diris, ke ili vidis la krucumon sur la Pendigilmonteto kaj ke ili poste vidis Jesuon vivanta. Tiel, fidindaj personoj, kiel Simono, povis garantii, ke li reviviĝis el la morto. Oni kredis tion, kaj per tia kredo la reviviĝo valoris kiel pruvita.

En tia formo la leŭtenanto Jaegerstam

[REKLAMO p.7] Literaturon riĉan bezonas SAT.! Vi helpos trafe al ĝia kreado, aĉetante la AKCIOJN de la ELDON-KOOPERATIVO! — Prezoj: Serio A = 1 dolaro, Serio B = ½ dol. Turnu vin al la Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.

— paĝo 8 —

TRA ESPERANTIO

“Ni ignoras la kleran okcidenton!”

Tiel kriis ebrie-raŭke antaŭ kelkaj jaroj hungara parlamentano — kaj la nuna Horti¹-reĝimo efektive faras tion. Kvankam Hungario geografie lokiĝas meze de Eŭropo kaj la kalendaro montras la 20-an jarcenton, tamen niaj potenculoj faras ĉion eblan, por translokigi la “karan patrion” al Honolulu kaj reŝraŭbi la tempomontrilon almenaŭ je 4—5 jarcentoj. La lando jam estas ekonomie tiel izolita, kvazaŭ ĝi vere ne jam estus en Eŭropo, kaj ankaŭ politike sufiĉe oni sukcesis restarigi la feŭdan despotismon. Ĉio estus bona, nenio malhelpus la belan sonĝon de lakt- kaj mielabunda sinjora Kanaano, se la “klera okcidento” aŭ ankaŭ ofte la “ruĝa oriento” ne infektus ĉiam refoje tiun ĉi ĉielan harmonion. Sed la ĉinia muro de doganoj kaj la densaj arbaroj de bajonetoj ne kapablas haltigi la venton blovantan de okcidento, de oriento, ne kapablas reteni la ĝermojn, kiujn ili kunportas. La aglokuloj de doganistoj, la kugloj kaj grenadoj de kanonoj ne multe malhelpis la nevideblajn, nekapteblajn kuraĝajn pensbakteriojn, kiuj impertinente ŝatas enmigri ĝuste tiujn landojn, kie ankoraŭ regas malhela mezepoko. La historio ja pruvas sufiĉe la vantecon de atakoj kontraŭ la spirito.

Tamen kiel la instruoj de historio koncernas la reĝan hungaran policon? Evidente neniel. La polico ne estas kreita por scii la historion, ĝi havas la taskon pikbati per sia glavo la etajn bacilojn de l’ penso. Sed tiun ĉi taskon ĝi plenumas sentime kaj senhezite. Jen la pruvo. En la urbeto Orosháza la polico malpermesis refondon de lab. esp. grupo, ĉar la anoj eble uzus sian esp.-scion por akiri eksterlandajn politikajn rilatojn!

Laŭ sama motivigo oni certe malpermesos baldaŭ la instruon de aliaj fremdaj lingvoj. Kaj se ĝi kapablus, la polico de Orosháza malebligus ankaŭ tion, ke alilandanoj lernu hungare, ĉar ja tiel denove povas veni al ni la kleriga epidemio, aŭ ĉu la furiozo direktiĝas nur kontraŭ esp-o? Ŝajnas esti tiel.

Antaŭ kelke da tempo pastro predikante kontraŭ esp-o deklaris, ke ankaŭ la verdaj fruktoj de ĉerizarbo ruĝiĝas poste. Kaj la policministro certigis en la parlamento, ke li tre bone scias, kio sin kaŝas sub la verda stelo. Nu, la provincaj ĉashundoj de sia ekscelenco ne bezonas pli multon, por ke ili enkonduku novan peloĉason.

Kompreneble la budapeŝta politika fako de la polico envias la “meritojn” de l’ provincaj samfakanoj. Krome jam depost longe ne estis eble malkaŝi konvenan “bolŝevikan komploton”. Oni ja devas ion produkti, por ke oni ne estu eble maldungota. Oni provis do malkovri “esp-istan komploton”. La ĉiam servopreta poŝtdirekcio, kvankam kontraŭ-leĝe, sed sen konsciencriproĉoj transdonis la adresojn de “S-ulo”-abonantoj. Domesploro estis farata ĉe ĉiuj. Trovitaj n-oj de “S-ulo” estis forrabataj triumfe. Pli multe da sukceso ne estis! La disvastiganto R. Lerchner el Leipzig ne estis arestebla. “S-ulo” transvivos ankaŭ ĉi tiun persekuton.

Jen kiel statas la lab. esp. movado en Hungario. Kaj la burĝa? Trumpetsone estis anoncita en- kaj eksterlande la nunjara budapeŝta kongreso. La urbaj oficuloj faris kelkajn favorajn deklarojn pri esp-o, ĉar la mortaĉantan fremdultrafikon de mortaĉanta urbo oni esperas plivigligi pere de la kongreso. Sed la ministro riproĉis akre la urbestron pro la favorigo al tiel “suspektinda” entrepreno. La malmultaj rusaj entreprenemuloj, kiuj volis veni al la kongreso, ne ricevis enirpermeson. Pri tio la burĝaj gazetoj raportas, ke rusoj ne volas veni pro la kongreso, sed tiu ĉi “minaco” ne embarasis la kongresaranĝantojn. Jam “kvinmil reprezentantoj de 50 nacioj sin anoncis ĉe la polico”. (Ĉar esp-istoj, eĉ burĝaj, devas sin anonci ĉe la polico en Hungario.) La programo de la kongreso laŭ la raportoj de l’ burĝa gazetaro enhavos ĉefe propagandon por la teritoria unueco de antaŭmilita Hungario. Pri tio la bohemaj, rumanaj kaj sudslavaj kongresanoj certe tre ĝojos! Ankaŭ la interfratiĝon tre servos la budapeŝta kongreso.

En tiaj cirkonstancoj ni povas nur saluti la rezolucion de Hungaria Esp. Societo Laborista, kiu estante la plej granda enlanda organizo decidis ne partopreni la aranĝon de la kongreso. Pri tio burĝaj gazetoj povas plori kaj ŝtatpotencoj furiozi, la lab. esp-istoj devas tamen iri la rektan vojon de kontraŭpatriotisma internacieco.

¹ Hungare: Horthy.

rakontas, per la plumo de sveda burĝa aŭtoro. Eĉ se ne estas science pruvita ĉio, kion diras la aŭtoro, oni devas konfesi, ke la libro estas valora. Ĝi montras, kiel la homoj malgraŭ ĉio komencas trakti la historion pri la nenatura naskiĝo kaj la reviviĝo kiel fabelojn, kaj la nebuloj de la religio ankaŭ plene foriĝos.

La burĝaj gazetoj de Svedio kompreneble tre akre kontraŭagitas la libron; la religiuloj estas frenezaj en sia malamo kontraŭ tiu, kiu tiel prave ŝercas kun iliaj dogmoj.

Einar Adamson (SAT-ano 902).

GRAVAJ INFORMOJ

La Internacio de Proletaj Liberpensuloj (IPF, Vieno) planas eldoni la gazeton “Atheist” (Ateisto) ankaŭ esperantlingve. En Sovetio, Germanio kaj Svedio estas fonditaj en la LEA-organizoj “Liberpensulo-Sekcioj”.

13 607. Vian artikolon mi sendis al la redaktoro de l’ Scienc-Kultura Paĝo.

[BILDO p.8 | 69,13,89,24] Desegnaĵo de granda pluretaĝa konstruaĵo kun la vorto «Esperanto» supre kaj, apude, kvinpinta stelo kun la literoj SAT; en angulo malgranda skribo, eble «Kongresejo Popoldomo».

9-a Kongreso de SAT

en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929

9-a KOMUNIKO

Ne sufiĉe ni ĝis nun alarmadis inter la Laborularo pri nia Kongreso, kvankam la K. K. en preskaŭ ĉiu n-o de “S-ulo” liveris al vi faktojn diskonigendajn per gazetoj k ĵurnaloj. Nur kelkaj (tro malmultaj!) Gek-doj modele eluzis la Kongreskomunikojn . . .

Mendu senprokraste afiŝojn k sigelmarkojn. La prezoj estas plej modestaj: 6 afiŝoj 0.50 mk. g., 14 afiŝoj 1.— mk. g.; folio da sigelmarkoj kostas nur 0.50 mk. g.

La ilustritaj poŝtkartoj de la Popoldomo (Leipzig-a) preskaŭ elĉerpiĝis, kvankam nur antaŭ kelkaj semajnoj ni ekpropagandis por ili. Kuraĝigite ni mendis ankoraŭ du aliajn specojn da poŝtkartoj (magistrata domo k stacidomo; alia prezentos la lab. gimnast- k sportlernejon). La prezoj restas samaj: 6 kartoj 0.50 mk. g., 14 kartoj 1.— mk. g.

Mendojn k aliĝilojn sendu al K-do W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 (Germanio). Monon por propagandaĵoj k aliĝo sendu per adm. aŭ poŝtĉeka konto de SAT — monbiletojn sendu senpere al K-do W. Kampfrad. Germanianoj nepre uzu poŝtĉekon: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527, Leipzig.

Pasportoj estas necesaj por ĉiuj negermanianoj. Detalojn rilate al pasportoj k vizoj legu en antaŭaj Komunikoj.

Monŝanĝado povos okazi dum la Kongreso en Leipzig. Sovetianoj tre atentu, ke ili neniel povos ŝanĝi sovetian monon en Germanio. Nepre ili devas ŝanĝi la necesan monon por veturo k restado antaŭ forlaso de Sovetio.

Ekspozmaterialon, sed nur plej valoran, sendu senprokraste al K-do F. Emmrich, Fichtestr. 102, Leipzig S 3 (Germ.).

Veturlibro “tra Germanio per esperanto” ne aperos (proponita de rusa K-do). Sed en sekv. semajnoj aperos en “S-ulo” specialaj atentigoj pri sinteno k kondiĉoj dum veturado per germanaj fervojoj.

Perspektivoj por la Kongreso estas tre favoraj (nur aliĝoj ankoraŭ mankas); la urbo Leipzig decidis monan subvencion de 2500 markoj (1000 markoj jam ricevitaj); de l’ Germana Regno ankaŭ ni ricevis 500 markojn.

Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2, III, Leipzig O 27 (Germanio).

— paĝo 9 —

SENNACIULO — 365

Veturprezoj per rapidvagonaro — 3-a klaso

Demandoj pri veturprezoj ĉiam denove trafas nin, kvankam jam dufoje ni publikigis ilin. Ni refoje publikigas ilin k samtempe atentigas, ke nature la prezoj nur estas por alveturo (reveturon vi devas sampreze kalkuli). La prezoj estas donitaj laŭ mk. g.

Berlin—Leipzig . . . . . . . . 7.70 Breslau—Leipzig (karavane) . . . 14.70 Bruxelles—Leipzig . . . . . . 31.90 Budapest—(Praha)—Leipzig . . . 36.80 Bukarest—(Praha)—Leipzig . . . 67.20 Danzig—Leipzig . . . . . . . . 28.40 Düsseldorf—Leipzig (karavane) . . 18.50 Kehl—Leipzig . . . . . . . . 27.60 Kiev—(Berlin)—Leipzig . . . . 56.00 Köln—Leipzig . . . . . . . . 25.40 Königsberg—Leipzig . . . . . . 33.20 Leningrad—(Berlin)—Leipzig . . . 79.50 London—(Ostende)—Leipzig . . . 56.25 Malmö—Leipzig . . . . . . . . 35.80 Minsk—(Berlin)—Leipzig . . . . 45.65 Moskvo—(Berlin)—Leipzig . . . . 80.20 München—Leipzig . . . . . . . 23.20 Paris—(Köln)—Leipzig . . . . . 40.60 Praha—Leipzig . . . . . . . . 15.90 Regensburg—Leipzig (karavane) . . 14.10 Riga—(Königsberg)—Leipzig . . . 45.00 Rostock—Leipzig (karavane) . . . 9.50 Saarbrücken—Leipzig . . . . . . 27.00 Stettin—Leipzig . . . . . . . . 15.20 Trier—Leipzig . . . . . . . . 28.00 Varsovio—(Breslau)—Leipzig . . . 34.30 Vieno—Leipzig . . . . . . . . 31.50 Zürich—Leipzig . . . . . . . . 34.90

10-a listo de aliĝintoj

406 Chr. März, Mannheim, Germ. . 9 498 407 E. Bepperling, Erzhausen, Germ. 12 896 408 Otto Mälzer, Eichgraben, Germ. 5 787 409 Rudolf Herrmann, Gera, Germ. 5 955 410 D. Prochaska, Nürnberg, Germ. 6 326 411 Mario Mikstätter, Hallein, Germ. 2 019 412 Wilhelm Michalski, Berlin . . 9 534 413 Karl Pahlke, Berlin . . . . . 13 553 414 Walter Noak, Pirna, Germanio 11 763 415 Andre Nicolle, Semur en Auxois, Francio . . . . . . . . 3 489 416 Otto Röder, Leipzig . . . . 11 751 417 Hans Wirz, Zürich, Svisio . . 1 446 418 Georgo Polevik, Kiev, Sovetio . ? 419 Izraelo Carovskij, Kiev . . . 8 744 420 Mihaelo Vail, Kiev . . . . . 5 656 421 Mozeo Izgur, Kremenĉug, Sov. 3 870 422 Elio Izgur, Kremenĉug . . . . 2 332 423 Cecilio Izgur, Kremenĉug . . 3 869 424 M. I. Popov, Mitiŝĉi, Sovetio . 8 394 425 Ida Lisiĉnik, Sebastopol, Sov. . 3 632 426 Molokov-Jursk, Kremenĉug, Sov. 14 683 427 Stefan Bogdanov, Lugansk, Sov. 4 604 428 Petro Kozlov, Smolensk, Sov. . 6 848 429 L. Belajev, Nijnij-Novgorod, Sov. 4 312 430 Leoĝo [?] Kapustin, Moskvo . . . 10 382 431 Franz Beliĉ, Aalsmeer, Holando 13 242 432 Emilio Artigas Trigo, Zaragoza, Hispanio . . . . . . . . 2 461 433 Arnold Radöske, Stettin, Germ. 13 445 434 Fritz Riechert, Stettin, Germanio 13 444 435 Paul Beyer, Leipzig . . . . . 6 885 436 Hermann Schuberth, Duisburg, Germanio . . . . . . . . 7 037 437 Jos. Graef, München, Germ. . . 13 097 438 Willi Weinbach, Kändler, Germ. 5 836 439 Oswald Bernhard, Limbach . . 10 593 440 Ludw. Gammel, München, Germ. 1 811 441 Emil Strohmeier, München . . 9 805 442 O. Günther, Schwoitsch, Germ. 7 470 443 P. Günther, Schwoitsch, Germ. 7 763 444 Kurt Bach, Gröbers, Germ. . . 10 006 445 Herm. Oelmann, Gröbers, Germ. 13 207 446 W. Günther, Schwoitsch, Germ. 13 440 447 Rudolf Lemdche, Gröbers, Germ. 13 441 448 Willy Günther, Gröbers, Germ. 13 442 449 Fr. Mathieu, Montlucon, Francio 1 059 450 Fr. Marival, Tours, Francio . . 12 858 451 Emile Péroux, Saint-Pierre-des-Corps, Francio . . . . . . 11 703 452 Paride Valla, Cagnes, Francio . 13 056 453 A. Richter, Walterhausen, Germ. 14 726 454 Werner Habicht, Waltershausen, Germanio . . . . . . . . 14 727 455 L. Romanovski, Kozlov, Sovetio 12 974 456 Mikaelo Klimentov, Kozlov, Sov. 13 843 457 Boris Petrov, Kozlov, Sovetio . 13 325 458 B. Jeleznjakov, Samara, Sovetio 5 583 459 M. Golovanov, Samara, Sovetio 14 702 460 Nikolao Necenko, Samara, Sov. 12 116 461 Erik Olsson, Landskrona, Svedio 14 260 462 Alfr. Thonney, Lausanne, Svisio 150 463 Simon Kojajev, Elektroperedaĉa, Sovetio . . . . . . . . 10 779 464 Karl Treitz, Frankfurt, Germ. . ? 465 Charles Matthews, St. Albans, Anglio . . . . . . . . . 11 664

Donacoj

Riechert (Stettin) 2.— mk. g., Radöske (Stettin) 2.— mk. g., Graef (München) 1.— mk. g.

KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO

La Plenum-Komitato opinias necese atentigi la SAT-anaron pri la artikolo 29 de la Statuto, kiu tekstas jene:

“Ĉiu ano aktiva de SAT rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al Pl. Komitato, kiu — post ekzameno — ilin publikigos en la oficiala gazeto, tiom kiom la spaco permesos. Principaj proponoj estos publikigitaj almenaŭ, en la antaŭlasta n-o de ‘S-ulo’ aperanta antaŭ la Kongreso.”

K-doj dezirantaj fari proponojn al la Kongreso ne prokrastu sendi ilin por publikigo. Por eviti ĉian eksterregulaĵon, nur la publikigitaj proponoj estas diskutotaj ĉe la Kongreso.

Plenum-Komitato de SAT.

PRI LA JARLIBRO

El Kiev

Ege salutante opiniojn pri Jarlibro 1929, esprimitajn en letero de K-do Izgur (n-o 240) k en propono de K-do 518 (n-o 241), ni petas aldoni niajn subskribojn al iliaj deziresprimoj. Ni esperas, ke la Leipziga Kongreso decidos la demandon por kompleta Jarlibro 1929.

D. Viktorov-Ĉehoviĉ (5627), B. Egers (4544).

El Grenoble

“… En nia grupo de Grenoble (Francio) ĉiuj K-doj SAT-anoj malaprobas la decidon aperigi en la nova Jarlibro nur du adresojn en ĉiu urbo. Mi mem opinias, ke devus aperi almenaŭ la adresoj, kiel kutime, de la novaj SAT-anoj. Verdire rilate al la malnovaj ne gravus, ĉar oni povas trovi ilin jam en la antaŭaj Jarlibroj. Mi akordiĝas pri tio kun K-do Izgur (n-o 240).

J. Coll. (7998).

Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: “Kiu pli laŭte krias, tiu estas prava!” Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune.

L. L. Zamenhof.

INTER NI

K-do Umo asertas, ke la mondlingva movado ne progresas rapide, tial ke esperanto ne estas sufiĉe perfekta lingvo. Liadire, se oni akceptus la reformetojn, kiujn li proponas aŭ aplikas mem, ni vidus nian aferon progresi rapide.

K-do Jeo emfazas, ke se SAT akceptus la programon de lia partio, ĉi lasta fariĝus simpatia al nia lingvo k certe akceptus ĝin.

Ambaŭ K-doj estas tre sinceraj, konvinkitaj k pretas defendi sian vidpunkton ĝis mortkondamniĝo — ekskluzive.

Kaj ekzistas multaj aliaj K-doj, kiuj kredas, ke sufiĉus alpreni la de ili proponatan rimedon aŭ taktikon por baldaŭ atingi la “celon en gloro”.

Mi estas tiaulo, kiu ne kredas, je baldaŭa efektiviĝo de niaj deziroj. Sed ne estas malutile esploreti pri la kaŭzoj de tiu malrapida progreso. Laŭ mi, la ĉefa kaŭzo estas, ke ĝenerale la esperantistoj mem ne sufiĉe konscias pri la gravo de la ilo, kiun ili uzas. Estus eĉ pli ĝuste diri, rilate al kelkaj: per kiu ili kvazaŭ ludas. Ja, por granda nombro da esperantistoj la partopreno en nia movado estas ia ludo, ia modo, kiujn ili forlasas, tuj kiam logas ilin alia modo.

Por konscii la gravon de la esperanta afero, necesas kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l’ homaro; necesas kompreni, ke la artefarita lingvo estas ia teknikilo, kies manipulado k aplikado postulas tute apartajn zorgojn, por sin trudi al la granda publiko.

Tia ilo ne povas akiri ĝeneralan akcepton, se precipe mallertuloj ĝin uzadas. Sed ni supozu, ke Tolstoj, R. Rolan, H. Barbüs, M. Gorki k. a. famaj verkistoj, anstataŭ diri kelke da bombastaj frazoj por esperanto, ĝin ellernus k per ĝi verkus: ni supozu, ke Jores, Bebel, Lenin k. a. influhavaj gvidantoj parolus en nia lingvo dum internaciaj kongresoj; ni supozu …,— la leganto mem daŭrigu la supozon. Nu, ĉu oni ne povas prave pensi, ke tiam nia movado antaŭenirus grandpaŝe? Mi kredas, ke se Lenin estus esperantisto, nun la tuta klerularo el Sovetio, la tuta komunistaro en la mondo parolus esperante. Kaj kiu kontraŭdiros, se mi asertos, ke tiam la unueco de penso k agado, la unueco de volo estus multe pli fortaj ol fakte ili estas nuntempe en proletaj vicoj?

Necesas forte konvinkiĝi, ke la esperanta afero ne estas io akcesora, al kiu sufiĉas dediĉi kelkajn horojn de tempo al tempo por esti konscia mondlingvano.

Teknikiloj ja revoluciigas la mondon. Sed ne sufiĉas inventi ilin; ne sufiĉas laŭdadi ilin, necesas plie lertaj teknikistoj por funkciigi ilin bone.

La SAT-anoj fariĝu bonaj teknikistoj! Ili uzadu zorge, ame la lingvan ilon, kiun ili akiris; ili lertiĝadu, neniam forgesante, ke ilia laboro por k per esperanto estas revolucia laboro en la profunda senco de l’ vorto.

E. L.

— paĝo 10 —

366 — SENNACIULO

Fervojlaborista esperanto-rondeto Leipzig-Varen

[BILDO p.10 | 29,17,65,37] Grupfoto de la fervojistaj lernantoj, sidantaj kaj starantaj ĉirkaŭ tablo kun kajeroj; malantaŭe pendas standardo kun flugilhava rado, stelo kaj la surskribo «Leipzig Wahren».

Nia bildo montras la diligentajn lernantojn de fervojista esp. rondeto en ĉirkaŭurbo de Leipzig. La labor-konsilantaro permesis al ĝi uzi ĝian laborĉambron por instrui. Por la studoj devas sufiĉi la mallongaj labor-paŭzoj, ĉar ĉiuj rondetanoj estas tre okupataj kiel funkciuloj en lab. kultur- k sportmovadoj. La lernado estas nur ebla pro granda entuziasmo k fervoro. Dank’ al “Petro”, “La Lernanto”, “S-ulo” ni pliperfektiĝos. Ankaŭ tre helpis al ni la gramatika kurso aperinta en la sindikata fervojista gazeto “Der Deutsche Eisenbahner”. Kelkaj inter ni jam SAT-aniĝis k abonis al “S-ulo”, per kiu ni trovis kolektivan kaj individuan korespondadon. Por la 9-a SAT-Kongreso ni interrilatas kun nia sindikato por aranĝi eksterordinaran fervojistan kunvenon dum la kongresaj tagoj kaj tiel veki pli grandan intereson ĉe ĉiuj kolegoj. Invitante ĉiujn fervojistojn-kolegojn en SAT-anio al nia 9-a, ni donas al la Kongr. Komitato 6 mk. g. por la kongresa organizado.

Notoj pri nia laborejo: Ĝi estas transŝarĝejo por pakaĵoj, ĉiuspecaj sendaĵoj. Okupataj estas ĉi tie 500 fervojlaboristoj, kiuj dum sia deĵoro penege devas transporti pezajn ŝarĝojn de vagonoj al vagonoj, destinitaj al diversaj lokoj. La labortago estas 9-hora (tag- k noktdeĵoroj). Dum tiu tempo ĉiu laboristo devas transŝarĝi 7 mil kilogramojn. La meza salajro estas 37 markoj semajne (= ĉ. 9 dolaroj). Ekzistas eblo ricevi iom pli da mono laŭ popeca laboro, sed organizitaj laboristoj tion kontraŭstaras, ĉar ĝi signifas superstreĉon k okazigas akcidentojn k malsanon. La laborpaŭzoj estas tre mallongaj k eĉ apenaŭ sufiĉas por manĝi. La kolegoj loĝas plej grandparte malproksime de la laborejo k devas uzi vagonaron por ĝin atingi.

La laciga laborego apenaŭ permesas okupi sin pri spiritaj okupoj. Tamen, kiel montras niaj citoj [?], esp-o trovas eniron ĉe la K-doj.

E. Rödel (5068).

RADIO-AMATOROJ, ATENTU!

Esperantaj disaŭdigoj en nederlanda lab. radio

nun fine estas aranĝitaj ĉe la VARA. (Unuiĝo de lab. radio-amatoroj). La unua elsendo komenciĝis je dimanĉo, 2. junio, matene de 9-a horo ĝis 9,15-a M. E. T.¹ k poste okazos ĉiun sekvontan dimanĉon je la sama tempo. Ondlongo 1071 m. Stacio: Hilversum. Ni jam petis en la antaŭa n-o helpi al ni en niaj klopodoj sendante sciigojn disaŭdigindajn k raportojn, por taŭge eluzi la helpe de petskribo fine akiritan kvaronhoron ĉiudimanĉon por disaŭdigo.

Parolanto estos nia Prezidanto K-do F. Faulhaber, Amsterdam, Marathonweg 15, II, al kiu oni sendu ĉiujn informojn k sciigindaĵojn. Nepre ankaŭ sendu leterojn pri la aŭskultado k kun peto pri daŭrigo de l’ elsendoj al: VARA, Postbus 50, Hilversum (Nederl.).

Nederlanda Federacio de Lab. Esperantistoj.

TRA LA MOVADO

(Kroniko)

GERMANIO. LEA por germanl. regionoj havis 1. 1. 29 staton de 183 grupoj. 174 grupoj (kiuj raportis por la statistiko) havas membrostaton de 3217 personoj, inter ili 389 virinoj k 154 gejunuloj. 357 kursojn por komencantoj partoprenis en komenco 5028 pers., fine de la jaro restis 1781. Instruas en la kursoj 19 instruistoj, 1 instruistino, 413 instruantoj. Uzataj estas preskaŭ nur la LEA-lernolibroj (en kelkaj okazoj “Petro”). El la kursoj okazis 130 en lernejoj, 94 en hejmoj k 103 en gastejoj. El la membroj estis SAT-anoj 1014, “S-ulo”-abonantoj 679, abonantoj al “La N. E.” 123. El la membraro de LEA estis sindikate organizitaj 2138, politike 1142, lab.-sportuloj 909, liberpensuloj (organizitaj) 660, eksiĝintaj el eklezio 1219, abonantoj de lab. taggazeto 1783. En 69 lokoj, kie ekzistas lab. esp. grupoj, ankaŭ estas burĝaj grupoj. 29 grupoj estas subtenataj de aliaj organizoj (sindikatoj ktp.). (Laŭ “Arb.-Esp.”) — NEDERLANDO. La membro-nombro de la Nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj estis: 1. jan. 1928 75 membroj en 5 sekcioj, 31. julio 1928 140 membroj en 7 sekcioj, 31. dec. 1928 164 membroj en 8 sekcioj k 2 ĝeneralaj membroj, 31. marto 1929 218 membroj en 11 sekcioj k 11 ĝeneralaj membroj, 28. aprilo 1929 260 membroj en 13 sekcioj k 10 ĝeneralaj membroj, 26. majo 1929 301 membroj en 15 sekcioj k 11 ĝeneralaj membroj. La kresko ankoraŭ daŭras. Ĝeneralaj membroj estas tiuj, kiuj loĝas en lokoj, kie ne estas sekcio. (W. A.) — POLIO. En Zaglembie Dombrovskie okazis 2. junio 1-a distrikta kongreseto en urbo Bendzin kun parolado pri esp. propagando en lernejoj.

¹ 9-a h. M. E. T. (Mezeŭropa Tempo) = 9-a horo Okc. E. S. T. (Okcident-eŭropa somera tempo) = 10-a horo Or. E. T. (Orienteŭropa tempo) = 9.20-a h. A. S. T. (Amsterdama somera tempo). Ĉi lasta estas la tempo en Nederlando dum somero.

PAROLAS KIEV …

La 2. septembro 1927 unuafoje estis disaŭdigata esp. programo de la Kieva radio-sendstacio. K-do Viktorov-Ĉehoviĉ (5627) raportis pri 40-a datreveno de esp-o; oni alvokis al ĉiuj esp. radiistoj kaj finis per kroniko pri la esp. movado. Kiel rezulto de tiu unua elpaŝo sekvis perradia esp. kurso, disaŭdigita de K-do Fedotov (728) laŭ Rublov. Poste la Radiofako ĉe l’ Kulturkomitato de Intersindikata Konsilantaro komencis disaŭdigi ĉiusemajnajn informojn. Fine ekvivis (19. nov. 1928) “Esp. Radio-Bulteno”. La disaŭdigoj okazis ĉiulunde de 18-a ĝis 18.30-a h. laŭ Moskva tempo. En la “Bulteno” oni prezentis mallongajn artikolojn pri historio kaj praktiko de l’ esp-a movado. Oni legis ricevitajn leterojn el eksterlando. La “Bulteno” informis siajn aŭskultantojn pri “S-ulo”, “La Nova Epoko”, “Intern. Lingvo” (rusa) ktp. Ankaŭ esp. kronikon ni komunikadis. Tiele vastaj tavoloj de radio-aŭskultantoj estis informataj pri esp-o. Multaj el ili sin turnis per demandoj al la redakcio. Tre ofte tiom abundis la materialo, ke ni devis peti plilongigon de nia disaŭdig-tempo je 10 ĝis 15 minutoj. Multajn aprobajn leterojn ni ricevis. En specialaj sovetiaj festotagoj, ni ĉiam prezentis al niaj aŭskultantoj konformajn artikolojn kaj legis beletristikajn fragmentojn.

Multe nin helpis en tio la leteroj de niaj esp. korespondantoj el Germanio, Francio, Svedio, Ameriko, Japanio. Ni tre petas ĉiujn K-dojn, kiuj disaŭdigas esp-e interŝanĝi kun ni la spertojn de sia laboro.

Nuntempe ni disaŭdigas “Esp. Bultenon” ĉiumarde je 18-a—18.30-a h. laŭ Moskva tempo, ondlongo 899, 1 m. Skribu al ni laŭ adreso: USSR, Kiev, Palaco de Laboro, str. Korolenko 33, komn. 125, red. “Esperanto-Bulteno”.

SAT-anoj 5627, 4544.

K-DO ROMANO FRENKEL JUBILEAS

Nia SAT-K-do Romano Frenkel (7692) estas unu el la plej unuaj esp. poetoj. Li festas hodiaŭ duoblan jubileon: 55 jarojn de sia naskiĝo kaj 25 jarojn da literatura agado.

Li naskiĝis en vilaĝo Parĥomovka, Ĥarkova gubernio (Ukrainio), en 1874. Lia patro estis inĝeniero-ĥemiisto. Post vizito al gimnazio li studentiĝis ĉe la Kieva universitato en naturscienca fako de fizik-matematika fakultato. Li finis la studadon en 1898. Dum sia 25-jara literatura agado K-do Frenkel verkis multajn originalajn esp. versojn kaj ankaŭ tradukis el rusaj klasikaj poetoj — el Puŝkin, Lermontov, Gogol, A. Tolstoj, Jerŝov k. a. Ĝis nun li senlace laboras por esp-o.

Ni deziru multajn jarojn da plensukcesa laboro al nia jubileanto!

Viktorov-Ĉehoviĉ (5627), B. Egers (4544).

SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron

— paĝo 11 —

SENNACIULO — 367

(14 200.) — SOVETIO. Ivanovo-Voznesensk. 1. majo malgraŭ pluva vetero okazis granda manifestacio. Esp-istoj marŝis sub aparta standardo k kantis en esp-o. Laboris dum tiu jaro 25 kursoj (el kiuj ankoraŭ funkcias 10). (3409.) — SVEDIO. Malmö. La lab. esp. klubo en Malmö partoprenis en unua maja strata manifestacio kunportante standardon kun surskribo “For la lingvajn barojn. Antaŭen por esp-o”, kiu propagandcele bone efikis. Ankaŭ esp. kantoj estis kantataj dumvoje. Oni vendis multajn lernolibrojn en popola parko, kie finiĝis la manifestacio. Partoprenis ankaŭ germ. K-do Schwartz, kiu restis semajnon en M. Li gvidis ĉiuvespere rapidkurson laŭ rekta metodo ĉe ABF-hejmo. 2-a majo li faris publikan paroladon pri esp-o. Trad. E. Andersson. Antaŭ k post la parolado kluba orkestro prezentis muzikaĵojn. (E. A.)

Ĉe la neŭtraluloj

En la japana parlamento (Malsupra k Supra Domo) estis akceptataj du peticioj pri esp-o: 1. ke esp-o estu enkondukata oficiale en la elementaj k mezaj lernejoj; 2. ke Japana Esp. Instituto estu subvenciata de la registaro.

En la poŝtoficejo de Nagasaki (Japanio) okazas oficiala kurso, kiun partoprenas 120 oficejanoj. Ili lernas ĉiutage unu horon.

La 3. pollanda kongreso de esp-o okazos 29.—30. junio en Poznan, dum la tempo de la tiea granda ekspozicio.

KAPTU LA TROMPISTON!

El Reinowitz ap. Gablonz venis sciigo, ke meblisto Christian Eckstrøm vizitante tiun lokon faris trompon, prunteprenante monon ĉe samfakulo-esperantisto helpe de sia esperantisteco. Poste mi pere de la Norvega Meblista Asocio ricevis sciigon, ke la sama persono faris saman trompon en Wien. Per membrokarto li “pruvas” esti membro de la Norvega Meblista Asocio k asertas ankaŭ, ke li estis membro de esperant-societo en Oslo.

Esplorinte la aferon mi povas sciigi, ke 1. la Norvega Meblista Asocio, la Norvega Konstrulaborista Asocio k la Societo de Esp. Laboristoj en Oslo neniam havis membron kun tiu nomo. 2. Lia aserto, ke li restante en Oslo loĝis en la strato Skolegaten 27, estas mensogo, ĉar tiu strato ne havas pli altan numeron ol 14.

K-doj, atentu pri la afero k sciigu en la koncernaj rondoj por eviti pluajn trompojn de tiu persono.

SAT-peranto en Oslo (6971).

AL SOCIALISTAJ GEK-DOJ DE L’ AMSTERDAMA INTERNACIO!

Karaj Gek-doj! Por akceptigi k utiligi esp-on al nia Internacio, komuna agado estas nepre necesa. Ĉi-cele ni havu peranton en ĉiu loko, en kiu ekzistas K-doj aŭ eĉ nur unu K-do. Ni esperas atingi, ke la adresoj de nia perantaro povos aperi en la Jarlibro de SAT. Tial bonvolu elekti peranton ĉiuloke, kie ekzistas esp. K-doj. Izoluloj estas petataj akcepti oficon de peranto por sia loko. La adresojn sendu tre baldaŭ al K-do Paul Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A. 28, kiu estas preta kompili la adresaron por la Jarlibro. Aldonu la SAT-matrikulon k atestilon pri via aneco al organizo de la II-a Internacio. (Koncernas nur al regionoj, kie tio estas ebla.)

Konrad Deubler (30).

[BILDO p.11 | 34,18,62,24] Kapornamo de la rubriko: malfermita libro kun skribplumo en kadro.

RECENZEJO

Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.

Eŭgeno Miĥalski, “Prologo”. Eld. SAT, Eldona Fako Kooperativa, Leipzig, Colmstr. 1. 64 pĝ. Formato 11×14½ cm. Prezo 0.70 mk. g. Kun titolbildo k bildo de l’ aŭtoro.

Ludoj kun vortoj, eĉ vortludoj. Miĥalski fantazias, en versoj riĉenhavaj, belritmaj, ofte tre originalaj. Pruvo ankoraŭ, kiom esp-o taŭgas por poezia lingvo, permesas al poeto krei sian lingvon en ĝi, kiel ĉiuj vivaj lingvoj.

Amo, tre natur-amike prezentata, filozofietaĵoj, jen la eternaj temoj en tiu libreto traktitaj. Precipe regas vortebrio, kaj tiu norda, nigr-arbara senkvieto antaŭ “is, as, os”, tempo, spaco, “nefinito”, kiu skuas tiom rusojn, germanojn, dum mediteraneanoj komforte loĝas en ĝardene aranĝita dubo pri ĉio tio, la sama dubo de post Cicero, kiu konkludis proksimume (en “De Senectute”):

“Kaj se ni havos eternan vivon en Paradizo, do bone, ni ne timu. Sed se ni mortos kun korpo? Same, estas tute egale. Ni ne timu.”

Miĥalski iom tro ripetas temojn, kliŝojn, kiel “la poeta koro”, “eterna amproblemo”, “la astro de l’ tago”, iom tro “trilas”. Provu taksi “El la intimprofunda kora en'”, kiom profunda, trifoje pli ol “tutkore”, tiu verso estas! Inter am-versoj, kial ankoraŭ la tro klasikaj (kvankam romantikaj) ekkrioj: “Montoj, abismar’ senfunda; ‘de ĉielo blu’ profunda”…? Tiaj kliŝoj ne plu taŭgas, post 19-jarcentaj operaĉoj de Verdi, Rosini, Mejerber.

Per esp-o mi nun studas slavan animon. Sensurprize mi retrovas ĉe Miĥalski la saman haŭtvoluptemon, kvazaŭ virino estus animaleto senparola, kiu regas en “Kazanova” de nia K-do Nekrasov¹, kiun en ĉiuj literaturoj, sed precipe en la rusa, oni trovas pentrata.

Jes ni devas lukti kontraŭ tiu “malbeno de amo”, kiun kristanismo k hebreismo finsukcesis verŝi en niajn vejnojn, per nenormalaj, abomenindaj monaĥoj k pastroj. Ni devas renaturiĝi. Sed penso, inteligento, seks-amo amikeca, estas ankaŭ naturaj instinktoj, precipe ĉe homo k hundo. Glorante nur haŭtinstinkton, ni ne-bele respondas al stultaj kontraŭnaturaj kristan-moroj per stultaj brutarmoroj, per ridinda blasfem-ŝato. Tiel same, kiam gepatroj ne permesas ludi (tiaj gepatroj estas malpravaj), nervajn infanojn … se ĉi tiuj sukcesas forkuri, ili sin tute kot-superverŝas, por triumfe malobei. Kiom infanaĉe!

Lasta riproĉo: tro da individuemo, tro da mi, kvankam en tiu “prologo” Miĥalski jetas belajn versojn eksprimantajn kuriozon, fidon al scienco, — nobla sento, kiun Sovetio nun mirinde profundigas k disvastigas. Tiu sciencemo beligos, karakterizos nian 20-an jarcenton.

Sed Miĥalski precipe, tro individueme, ripetas la romantikajn temojn: “Kiom sola mi poeto inter profanoj”. Tion poetoj tute ne rajtas plendi. Se profanoj ilin ĉirkaŭas, ili mem kulpas pri tio. Estas, ĉar ili ne sufiĉe forte k bele poeziumis k vivis. Poeto estas edukisto, kvankam ne lerneja. Kiom valoras la poeto, tiom valoras lia medio k tuta homaro. Sed kiujn superecojn vi praktikas, K-do Miĥalski,

Haŭtvolupton, revadon ĉirkaŭ via mi, kiun vi prezentas en amo nur konanta, nur serĉanta seksplezurojn. Simpla homo kun volupto k samtempe volupta edzino, kun infanoj, vin povus instrui pri vere viva poezio, tiom, kiom vi povas instrui lin pri formo. Vi nur aŭskultu lin, eĉ se li ne tute literature parolas.

Belegaj versoj k ritmoj ensorĉos vin, legantoj; libera seks-entuziasmo sane vin vekos. Mi tamen ne volis eviti montron de la laŭ mi troigaj, ekscesaj ŝatoj de nia tre talenta K-do Miĥalski, vigla kiel forto de naturo, sed krome tre literatura.

Nur “prologo” estas tiu libreto, laŭ la aŭtoro mem. Do, ni esperu, k jam ebriiĝu kun li (ebrio sen veneno, spirita ebrio), legante tiun libron, unu el la plej belsonaj esp-aj poemaroj.

Jief.

¹ K-do Jief legis la manuskripton (versaĵaron) kun tiu titolo de K-do N. Temas ankaŭ pri esp. originalo. — Red.

Ŝ. Goldfeder, Internacia Lingvo Esperanto. Esp.-rusa vortareto, ruso-esp-a vortareto k kompleta esp. gramatiko. Eld. Distr. Komitato SEU, Barnaul, Siberio. 80 pĝ. Prezo 15 kop.

Libreto en formato de la konataj “ŝlosiloj”, sed kun grandlitera preso, kiu strangete efikas kontraste al tia malgranda formato. Manko de supersignoj ne estas oportuna, precipe ne ĉe libroj destinitaj por komencantoj. La neoficiala “oz” estas senkomente metita inter la sufiksaro, dum “end” pli ofte uzata ne estas montrita. Malgraŭ sia modesta amplekso la libreto povas, same kiel la “ŝlosiloj”, ludi rolon de instigilo k varbilo.

N. B.

Poezioj de L. Zamenhof, skribitaj en esp-a stenografio Duployé-Flageul. Prezo 1.50 fr. (1 respondkupono). Eld. de Esp-a Stenografio, 9, Bould. Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio. 16 pĝ. Form. 11×16 cm.

La malgranda broŝuro enhavas kelkajn konatajn versaĵojn de Zamenhof aperintajn en “Fundamenta Krestomatio”, en transskribo al franc-esperanta stenografi-sistemo publikigita de l’ eldonanto, s-o Flageul. Ĉi lasta promesas al ĉiu mendanto de tiu broŝuro senpagan sendon de lernolibro pri sia stenografio.

Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno (Japanio). N-o 3. Eldono de

— paĝo 12 —

368 — SENNACIULO

la citita Observatorio, Tateno apud Tutiura (Ibaraki-ken), Jap. 154 pĝ. Form. 22×30 cm. Prezo nemontrita.

Jam la trian fojon tiu scienca observejo en Japanio eldonas sian raporton pri faritaj observoj en esp. lingvo. Trafa apliko de nia lingvo, samtempe plej bona propagando por ĝi!

Universala Federacio de Pedagogiaj Asocioj. III-a dujara Kongreso, Ĝenevo, 25. julio ĝis 4. aŭgusto 1929, sub la patronado de l’ Svisa Federala Konsilantaro. 6-paĝa prospekto en esp-o.

MEMORNOTO

Represis el “S-ulo”:

Le Travailleur, Troyes, 4. 5., Rusa ŝiparo (237), Tago de lab. gazetaro (238); Bla Blandet [?], Örebro, 25. 4., Alkoholmalpermeso en Usono (230), trad. E. Eriksson; Majbutnja Zmina, Dnepropetrovsk, 30. 3., unua art. de Hisano Mijake pri Japanio.

Priesper. artik. k notojn enhavis:

Signalen, Stokh., 9. 5.; Heraldo de Madrid, 9. 5.; Instruista gazeto, Moskvo, 20. 2.

Peresper. materialon enpresis:

Majbutnja Zmina, Dnepropetr., 30. 3.; Travail, Lyon, 11. 5.; Strada (kampar. gaz.), Perm, 28. 4.; Svesda, Perm, 1. 5., 4. 5.; Krasnaja Iskra, Boroviĉi, 25. 3.

NIA POŜTO

9425. — Vi sendube konsentas, ke la hindoj, araboj k. a. batalu por akiri nacian sendependecon; sekve kial vi ne volas konsenti la samon al la judoj? En via artikolo estas atakoj kontraŭ partiaj gvidantoj k pro tio ni ne povas enmeti. Vi eraras, dirante, ke la legantoj de “S-ulo” nenion scias pri cionismo; jam aperis artikoloj pri la temo en la n-oj 13, 50, 189, 190 k. a. E. L.

10 405. — Ni ne povas enmeti vian longegan artikolon pri propono, kiu ŝajnas al ni tute fantazia. Faru konkretan proponon al la Kongreso k ni ĝin publikigos. E. L.

10 099. — La kaŭzo, pro kiu revenis al vi la letero kun via manuskripto, estas tiu, ke vi malsufiĉe afrankis k ni ne plu akceptas ŝarĝi la kason de SAT per pago de pun-afranko al la poŝto. Verku pli faktece k koncize!

N. Barmin. — Ni jam posedas abundan materialon pri la temo, sekve ni ne povas enmeti vian artikolon. Vi devus sendi ĉu poŝtkarton kun afrankita resp., ĉu respondkuponon, se vi volas ricevi privatan respondon.

9634. — Jam aperis en n-o 242 artik. pri la sama fakto; sekve ni ne povas enmeti vian. Red.

11 424. — Pakaĵo de kovertoj kaj il. pk. revenis. Verŝajne vi devis pagi imposton kaj rifuzis la sendaĵon.

KOREKTO

Pro teknika eraro mankas en n-o 243 pĝ. 342 sub la raporto de l’ ALLE-Plenkunveno la subskribo de la verkinto de l’ raporto: D-ro Grimme, kiun oni aldonu.

K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O

Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

GERMANIO

K-do Willi Giese, Heimdall, Bad Elster i. V., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PI, bfl. Ankaŭ kun K-dinoj.

K-do Walter Zeitner, Rostocker Str. 6, Berlin NW 87, ĉe Grahlmann, dez. koresp. kĉl. komencantoj.

K-do B. Antwerpen, Zitadellstr. 12, Düsseldorf, dez. koresp. kĉl., precipe kun ekstrema Oriento.

K-dino I. Becker, Binterimstr. 3, Düsseldorf, kore dankas por la multaj resp., sed ne estas kapabla resp. al ĉiuj. Estu kompatemaj!

K-do P. Conzelmann, Tailfingen (Württemberg), dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temon, precipe pri muziko, literaturo, politiko, ekonomio. Resp. garantiata.

SOVETIO

— 3 gejunuloj-sovetoficistoj deziras koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, gaz. Nepre resp. Aparte kooperativanoj skribu abunde pri koop. Adr.: K-do I. Matveenko, Ĉapajevskaja, 71, III, Samara.

K-dino T. Zakotnova, Krasnaja, 32, Slavjanskaja, Kub. okr., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI.

K-do V. Voroncov (20 j. fotoamatoro), Taganskaja, 31, kv. 4, Moskvo-4, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PK, PI, fotoj.

— Grupo de tramistoj dez. koresp. kĉl. pri profesiaj demandoj k vivo de lab-istaro. Adr.: Klubo de Buĥarin, Taganskaja, 56, Moskvo-4.

— Juna laboristo de ŝipkonstruejo dez. koresp. individue aŭ kolektive kun junlab-istoj el ĉl. Adr.: K-do Prigodov, Labesko, “Jaĉejka Morzavoda”, Str. de Frunze, 30, Sebastopolo, Krimeo.

K-do N. Pavlov (oficisto), “Okrono”, Barnaul, Siberio, dez. koresp. kĉl. pri polit. lab. k rev. temoj, L, PK, gaz., ĵurn., fotoj. Resp. garantiata.

K-do Gubij, ul. Sverdlova, 55, Odessa, dez. koresp. kun seruristoj fervojistoj, pneŭmomartelistoj k fiŝkaptistoj el ĉl., kolektive k individue. Resp. garantiata.

K-do Molokov-Jurski (edukisto), Pedag. Teknikumo, Kremenĉug, dez. koresp. kĉl. pri natursciencoj (precipe botaniko, biologio).

[REKLAMO p.12] 100 edukistoj volas kolektive korespondi kun vi! Aliĝu al edukista labor-rondo TEPS sendante ĉiumonate artikolon pri vialanda lernejo k instruistaro. Vi ricev. ĉiumonate senpage 12—16-paĝan informilon (TEPS-leteraron), 4—8-paĝan gazeton “Vojo de Klerigo”. Sendu tuj artikolon al: Marcel Boubou, 96, rue Saint-Marceau Orléans (Loiret), Francio.

K-do V. Belogorcev (26 j. maŝinisto), Zavod A. Marti: Esperanto, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.

K-do B. Veksler (19 j. elektristo), Rybnaja, 29, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo industrio k. a. temoj. Resp. garantiata.

Adresŝanĝo. — K-do Gregoro Jefremov (SAT-ano 6359), Srednevoljskoj oblasti, Kontora okruga svjazi, Kuzneck (antaŭe en Samara), dez. koresp. kĉl. pri politika, lab. vivo, laboro, aparte kun poŝt-, telegraf-, telefon-istoj.

K-do B. Jeleznjakov (SAT-ano 5583), Raboĉaja, 39, kv. 1, Samara, dez. koresp. kĉl. pri ŝparkasoj-istoj (por sia laborejo), ankaŭ porgazetan korespondadon pri demandoj laŭ interkonsento. — Ĉiu almenaŭ sciigu adresojn de uzantaj esp. proletgaz. k ilian partitendencon, legantaron.

K-dino Antonino Kobenina (22 j. artvizaĝistino), str. de Leo Tolstoj, 77, III, Samara, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.

SVEDIO

K-do A. Soares (6727), informas ĉiujn siajn gekoresp-antojn pri nova adreso: K-do A. Soares ĉe Gustavson, Ekeberga, Säveldalen.

ATENTU!

Komence de julio okazos en Lyon grandaj kongresoj de fabrikoj (metalaj, kemiaj, teksaj ktp.). Sendu leterojn, afiŝojn, gazetojn ktp. al adreso: Union régionale des syndicats 5/7, passage Coste, 5 cours Lafayette Lyon 6.

ENHAVO:

paĝo

La brita ministo kaj lia mondo . . 357—58 La interna stato de Bulgario . . . 358 Pri Nederlando . . . . . . . . 358 La fiasko de kolonio . . . . . . 359 Franca Sudano . . . . . . . . 359—60 Nova politika revuo . . . . . . 360—61 La anglaj elektoj kaj la virinoj . . 360—62 Pli science ol la scienculoj . . . 361 El kvindekjara vivo en sovaĝejo . 361—62 Faktoj sen komentoj . . . . . . 362 Sennacieca Liberpensula Paĝo . . 363 Tra Esperantio . . . . . . . . 364—68 Korespondado, Anoncoj . . . . . 368

Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)

← Antaŭa parto · Sekva parto →