Rezulto konkurso Francisco Máñez 2024

 Rezulto de la kunveno de la Taksa Ĵurio de la 2-a Esperanto-Konkurso Francisco Máñez, okazinta en la biblioteko de la Fondaĵo Cajacheste la 27-an de marto 2025.

MEMBROJ DE LA ĴURIO:

  • José Vicente Castillo
  • Teo Vallet Pastor
  • Raúl Salinas Monteagudo
  • M.ª Ángeles Corberán Andrés
  • José Manzanera Sapena

SEKRETARIEJO KAJ ORGANIZADO:

– Rafael Navarro Valle

– Ramon Diago Marco

Post pluraj renkontiĝoj, studado kaj diskutado de la multnombraj verkoj prezentitaj KAJ DUM LA ĴURIO KONIS NUR LA NUMERON, KIUN LA ORGANIZO ATRIBUIS AL ĈIU VERKO LAŬ LA ORDO DE PREZENTADO, la rezulto de la voĉdono de la Ĵurio estas jena:

  • Unua premio numero 15, kiu montriĝis FRANÇOISE NOIREAU, el Francio
  • Dua premio n-ro 10, verko proponita de PABLO BUSTO, el Sevilo (Hispanio).
  • Komuna tria premio:
    • Verko n-ro 26, prezentita de FAVIO SILVA, el Brazilo
    • Verko n-ro 38, de ANTONIO ALCÁZAR, el Teruel (Hispanio)
  • Honora mencio al numero 27, la laboro de GADA AZIZIEH, el Valencio (Hispanio).

La ĵurio deklaras, ke ĝiaj taksadoj plene respektis la konkursajn regulojn, kaj ke ĝi taksis la novigon kaj originalecon, la fareblecon kaj daŭripovon de la propono, la eblan efikon al la disvastigo kaj la klarecon kaj kvaliton de la prezento.

En Cheste, la 27-an de aprilo 2025

Organiza teamo de la konkurso.