Noto (aŭgusto 2026): ĉi tiuj aktivaĵoj okazis en decembro 2021 en la Oficiala Lingvo-Lernejo de Saïdia. La horaro ĉi tie estas tiu de tiu semajno.
Kunlabore kun la Eŭska Fako de la Oficiala Lingvo-Lernejo de Saïdia (Valencio) ni organizis tutan semajnon plenan je aktivaĵoj:
- Ekspozicio de infografikaĵoj pri la lingvo kaj la Esperanto-movado.
- Informtablo dum preskaŭ la tuta tago. Tie ni povos montri al vi librojn, revuojn ktp. Kaj ni povos respondi (ni esperas) viajn demandojn.
- Duonhoraj mikrokursoj trifoje ĉiutage (lundo–ĵaŭdo).
- Vendrede ni faros 4 prelegojn, prizorgatajn de kvar membroj de la asocio. Inter ili parolos Dennis Keefe, konata esperantisto kiu instruis al miloj da lernantoj.
| Horo | Titolo | Preleganto |
| 17:00 | L'Esperanto: una llengua fascinant | Raúl Salinas |
| 17:30 | The 22nd century: Chinese or Esperanto? | Dennis Keefe |
| 18:00 | L'Esperanto a les xarxes | Carmen López |
| 18:30 | On estan els joves esperantistes? | Aranza Pascual |
Kie: Oficiala Lingvo-Lernejo – Saïdia. C/ Pla de Saïdia, 19, Valencio
Kiam: la tutan semajnon. Vidu la afiŝon.
Kosto: senpaga

Se vi volas ricevi informojn pri niaj kursoj, klaku ĉi tie.
Hispana Esperanto-Federacio, resumante la aranĝojn de la Zamenhofa Tago de tiu jaro en la Bitbulteno 77 (decembro 2021), skribis: «La plej ampleksan aktivaron organizis Valencio», kaj nombris inter ili la prelegon en Espai Sankofa kaj la semajnon en la Oficiala Lingvolernejo. Vidu ankaŭ la prelego en Espai Sankofa.
Legi en:
