Esperanto en la EOI – Saïdia

Noto (aŭgusto 2026): ĉi tiuj aktivaĵoj okazis en decembro 2021 en la Oficiala Lingvo-Lernejo de Saïdia. La horaro ĉi tie estas tiu de tiu semajno.

Kunlabore kun la Eŭska Fako de la Oficiala Lingvo-Lernejo de Saïdia (Valencio) ni organizis tutan semajnon plenan je aktivaĵoj:

  • Ekspozicio de infografikaĵoj pri la lingvo kaj la Esperanto-movado.
  • Informtablo dum preskaŭ la tuta tago. Tie ni povos montri al vi librojn, revuojn ktp. Kaj ni povos respondi (ni esperas) viajn demandojn.
  • Duonhoraj mikrokursoj trifoje ĉiutage (lundo–ĵaŭdo).
  • Vendrede ni faros 4 prelegojn, prizorgatajn de kvar membroj de la asocio. Inter ili parolos Dennis Keefe, konata esperantisto kiu instruis al miloj da lernantoj.
HoroTitoloPreleganto
17:00L'Esperanto: una llengua fascinantRaúl Salinas
17:30The 22nd century: Chinese or Esperanto?Dennis Keefe
18:00L'Esperanto a les xarxesCarmen López
18:30On estan els joves esperantistes?Aranza Pascual

Kie: Oficiala Lingvo-Lernejo – Saïdia. C/ Pla de Saïdia, 19, Valencio

Kiam: la tutan semajnon. Vidu la afiŝon.

Kosto: senpaga

Afiŝo «Setmana de l'esperanto», de la 13-a ĝis la 17-a de decembro en la Oficiala Lingvo-Lernejo València-Saïdia
La afiŝoj jam pendigitaj en la Oficiala Lingvo-Lernejo. Filmeto de Garikoitz Knörr de Santiago.

Se vi volas ricevi informojn pri niaj kursoj, klaku ĉi tie.

Hispana Esperanto-Federacio, resumante la aranĝojn de la Zamenhofa Tago de tiu jaro en la Bitbulteno 77 (decembro 2021), skribis: «La plej ampleksan aktivaron organizis Valencio», kaj nombris inter ili la prelegon en Espai Sankofa kaj la semajnon en la Oficiala Lingvolernejo. Vidu ankaŭ la prelego en Espai Sankofa.