La 15-an de decembro 2021, en la Tago de Zamenhof, la Esperanto-Grupo de Valencio prezentis la prelegon «Esperanto hieraŭ kaj hodiaŭ: mallonga enkonduko al utopio, kiu jam vivas 134 jarojn» en Espai Sankofa (strato Beata Inés 10, Patraix, Valencio), je la 19:30. Jen la afiŝo de la evento:

Hispana Esperanto-Federacio, resumante la aranĝojn de la Zamenhofa Tago de tiu jaro en la Bitbulteno 77 (decembro 2021), skribis: «La plej ampleksan aktivaron organizis Valencio», kaj nombris inter ili la prelegon en Espai Sankofa kaj la semajnon en la Oficiala Lingvolernejo. Vidu ankaŭ la Esperanto-semajno en la Oficiala Lingvolernejo.
Legi en:
