Els números 445 a 460 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (16 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.
Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.
← Tram anterior · Tram següent →
Núm. 445, 25 de setembre de 1936
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
12-a JARO, N-o 445 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. SEPTEMBRO 1936
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
PROTOKOLARO PRI LA XVI-a KONGRESO DE SAT EN MANĈESTRO (2.-7. AŬGUSTO 1936)
AKCEPTEJO. — Ekde la mateno de l’2-a de aŭgusto svarmas la kongresanoj en la akceptejo, troviĝanta en la Kongresejo (Koopera Halo, Ardwick). Nombro da Gek-doj pasigis la antaŭan vesperon en Londono, kie la Laborista Esp. Klubo akceptis ilin en sia hejmo (144, High Holborn). En la Akceptejo ni trovas manĝejon k babilejon kun kongresa Bufedo, poŝtservon kun speciala kongresstampo, kart- k mark- vendejon, k la sekretariejon, kie oni ricevas la kongres-dokumentojn (insignon, programlibron, urboplanojn ktp) k kie skribmaŝino estas je dispono de la gazetarservo.
SOLENA MALFERMA KUNSIDO. — La 2-an de aŭgusto, iom post la 19-a horo, okazas la malfermo sub la aŭspicioj de SATEB. Ĉeestas proks. 300 personoj, ĉefe esperantistoj. Post kanto de La Internacio K-do Sulski (Londono), SAT-peranto por Britio, malfermas. Li memorigas pri la kongreso okazinta antaŭ 6 jaroj en Londono. Faŝista gazeto honorigis nin tiam per la predikato « eljetaĵo de la homa socio ». De tiam ni trapasis unu el la plej gravaj ekonomiaj krizoj. Pluraj landoj faŝistiĝis. En Germanio preskaŭ la tuta movado estas detruita. Alie oni ankoraŭ batalas. Niaj hispanaj Gek-doj nuntempe donas sian vivon. La skismo okazis en la lab. esp. movado. Estis malfacila tempo. Ŝovinismo ekflamiĝis en ĉiuj landoj. Tamen SAT sukcesis eldoni regule siajn revuojn k ankaŭ librojn. Ni zorgu, ke dum la kongreso en Manĉestro la sento pri unueco flugu en la aero.
K-do Bartelmes (Parizo), salutas je la nomo de l’Plenumkomitato de SAT; li substrekas la signifon de Manĉestro kiel kongresurbo de SAT k parolas ĝenerale pri la gravo de niaj kongresoj rilate individuan kontaktiĝon k interfratiĝon inter proletoj k rilate ilian okulvideblan perfaktan propagandvaloron por nia ilo, la lingvo esperanto. Per niaj kongresoj ni devas penetri ĉien ajn, varbi ĉie, kie eblas, por niaj ideoj k celoj. Ke ne tiom multaj ĉeestas ĉi tiun kongreson, ol ni kutimas vidi, estas ja bedaŭrinda, sed tre facile klarigebla en la aktualaj cirkonstancoj, la distanco de la kongresurbo, la senlaboreco, la forŝiriĝo de l’faŝistlandaj K-doj, nunmomente eĉ de la hispanaj Gek-doj, kiuj devas elteni gravan batalon por sia libero.
En ĉi tiu dato, antaŭ 22 jaroj, ankaŭ la mondo troviĝis en grava perturbo. Tiam eksplodis la ĝis nuna tempo plej detrua k ruiniga katastrofo, kiu iam ajn trafis la homaron: la mondmilito. Hodiaŭ ankoraŭ regas daŭre k ĉie la sama spiritostato, la nacia frenezo, super la homoj, k la mondo denove staras ĉe la sojlo de milito. En tiu ĉi horo la SAT-anoj ne ŝanceliĝas; ili restas grupigitaj ĉirkaŭ sia sennacieca idealo. Malgraŭ la reakcio, ili tamen iom post iom triumfigos sian idealon tra la tuta mondo k plenumos sian mision. Li esperas, ke la 16-a Kongreso en Manĉestro faros utilan laboron sur tiu ĉi vojo k ke la debatoj disvolviĝos en favora k de kamaradeca spirito penetrata atmosfero. Spite ĉion, antaŭen!
Post kantado de la ĥoro (esp-lingve) la sekretario de l’O.K.K., K-do Sugar, sciigas, ke aliĝis al la kongreso 196 Gek-doj el 13 landoj k ke fakte alvenis en Manĉestro 167 Gek-doj el 7 landoj.
| LANDOJ. | ALIĜINTOJ. | ĈEESTINTOJ. |
|---|---|---|
| BRITIO | 102 | 97 |
| NEDERLANDO | 48 | 47 |
| FRANCIO | 21 | 16 |
| HISPANIO | 7 | — |
| DANIO | 4 | 2 |
| USONO | 3 | — |
| GERMANIO | 2 | 2 |
| AŬSTRIO | 2 | 2 |
| SVEDIO | 2 | — |
| PORTUGALIO | 1 | — |
| FINLANDO | 1 | — |
| IRLANDO | 1 | 1 |
| SVISIO | 1 | — |
| ARGENTINIO | 1 | — |
| TUTO | 196 | 167 |
Li citas diversajn ricevitajn salutleterojn, interalie tian el Barcelono (de la eksterlanda fako laborista je nomo Martinez). Precipe ĉi lasta letero rikoltas aplaŭdegon. La Manĉestra grupo decidis proponi al la Kongreso, montri sian tutplenan solidaron kun la batalantaj hispanaj Gek-doj k tiucele doni monsubtenon, ĉe eliro el la salono. (Akceptite aklame.)
K-do Titt (urbkonsilanto) salutas nome de la urbestraro k bedaŭras siatempe ne esti daŭriginta la de li komencitan esp-studadon. Li jam partoprenis konferencon, en kiu li sciis elparoli du frazojn en esp-o; sed eĉ tiujn du frazojn li nune malmemoras. Li volus, ke esp-o estu utila ilo en la servo de la laboristaro k deziras al la Kongreso sukcesan laboron.
K-do Veen (Amsterdamo) salutas nome de l’Nederlandlingva LEA; li konstatas, ke multaj dialektoj troviĝas en la nederlanda lingvoregiono, k ke homoj tie ne komprenas unu la alian. Li montras, per sia pasporto, kiom da oficialaj atestoj oni bezonas por povi eksterlimiĝi k renkontiĝi kun alilandaj K-doj en kongreso. Ankaŭ li konstatis, ke la butero fabrikata en Nederlando estas pli multekosta en la propra lando ol ĉi tie en Britio, kvankam temas pri la sama produkto! Oni nomas tion mondekonomio. Ĉi tie oni renkontas alilandajn amikojn, eĉ oni renkontas ĉi tie mondcivitanojn, kiuj volas interŝanĝi ideojn, pensojn tute rekte k ne per kvantoj [?] por ni nekompreneblaj. Ĉi tie mi renkontas samlingvanojn, kiuj montras al mi multe da valoraĵoj pri la lando k kutimoj. La plej bona pruvo por la praktikeblo de esp-o estas la mondorganizo SAT. Bedaŭrinde ĉi lasta ne ĉie povas libere evolui. Multaj amikoj el diversaj landoj ne povas eniri nian organizon. En Nederlando ja oni povas libere disvastigi esp-on. Ĝuste en tiaj regionoj oni devas labori por la bono de SAT. La novspeca organizformo de SAT ankoraŭ ne estas komprenata de ĉiuj. La sennacieca strukturo estas la kaŭzo, ke aliaj K-doj al ĝi ne povas libere aliĝi. Ekzistas homoj, rutinemaj, kiuj opinias, ke la malnovaj organizformoj devas esti aplikataj. Sed tia regulo por ni esp-istoj, kiuj uzas unu komunan lingvon, ne havas valoron.
K-dino Glodo (Parizo) diras, ke ŝi ne havas mandaton de la nova francia federacio (FET) saluti je ties nomo, ĉar tiu federacio estas nur sur vojo de formiĝo. Ŝi salutas sekve nome de l’SATanoj en Francio. Por la bono de l’tuta movado ni deklaris nin pretaj en Francio forgesi la skismajn malbonojn. En Francio blovas vento de unueco. Ja nur unueca asocio povas propagandi bone en laboristaj medioj de Francio. Sed ni ne volas, ke nia agado influu la aliajn LEA-ojn. Ĉe la kuniĝo nia federacio insistis, ke la nova organizo okupu sin nur pri instruado k propagando de esp-o; ke la unueco okazu sur la bazo de l’poresperanta laboro. Antaŭ sia [?] malfondiĝo F.E.O. montris sian favoron al SAT per mondonaco de tri mil fr. frankoj, por helpi « ŝtopi la breĉon ». SAT havos kolonon por siaj informoj en la nova asocia organo. Ŝi deziras sukceson al la Kongreso.
K-do Frodelund (Odense), salutante la kongreson raportas pri la stato de l’lab.esp.movado en Danio. Multaj lernas en Danio la anglan lingvon, pro la bonaj komercrilatoj inter la du landoj. Tio malhelpas nian movadon. Tamen en la lastaj jaroj kreskis konstante la intereso por esp-o k la movado.
K-do Kaĉ (pseŭdonimo) el Aŭstrio salutas nome de l’aŭstriaj lab. esperantistoj. Ofte en Aŭstrio esp-istoj k marksistoj estas pionieroj pri politika laboro. Ofte ili ankaŭ suferas persekutojn. Oni povas mildigi ilian sorton, nome tiun de l’politikaj malliberuloj, per multnombraj skribaĵoj al la aŭstra registaro. Oni ne pensu, ke tio ne havas efikon. Antaŭ tri monatoj, ekzemple, okazis grava proceso kontraŭ t.n. « Schutzbündler » (defendmilicanoj); oni atendis verdikton severegan. Sed la leteroj el eksterlando helpis treege mildigi la punon.
Post bela kantado de l’ĥoro K-do Harrison de la Sindikatara Unuiĝo (T.U.C.) aplaŭdas la celon de l’mond-interkompreniĝo per esp-o. Li ĝojas vidi diverslandajn K-dojn en la salonego, interparolantajn per unu sama lingvo. Li memorigas, ke en Manĉestro loĝis k batalis en iu tempo famaj marksistoj. Responde al la aludo de K-do Sulski, li diras ke kie estas malpuraĵo
— pàgina 2 —
68 — SENNACIULO
(« eljetaĵo »), tie estas mono: la laboristoj ne ricevas la monon. Li reprezentas pli ol cent mil sindikatanojn; li esperas, ke ni atingos unuecon precipe kontraŭ faŝismo. (Ĉi tie estu menciite, ke en la programbroŝuro estas presita salutletero de la ĝenerala sekretario de T.U.C., Walter Citrine, kiu bonvenigas la delegitojn de l’lab.esp. movado.)
Post li salutas K-do Codd, nome de la Kooperativa Asocio, kiel ties loka prezidanto. Li ĝojas, ke oni elektis por la kongreso la Kooperativan Halon anstataŭ kapitalista. Li invitas al vizito de la diversaj koop. fakoj; li iom hontas ne esti lerninta esp-on. La kongresanoj ŝajnas al li ne esti la « eljetaĵo de l’socio », sed, male, bonaspektaj. Li alvokas al edukado per kooperado. La vivo nur estas bela, se ĝi estas utila.
K-dino Mur (Londono), salutas nome de I.S.K. La « Internacio de Socialista Kunbatalo » kiel internacia organizo komprenas la bezonon de esp-o; ni uzas k propagandas esp-on. Ni havas propran revuon esp-lingvan. Ni subtenas SAT, ĉar ni komprenas kiel grave estas havi organizon mondskalan ne-partipolitikan, kiu povas unuigi laboristojn de ajna partio por nia celo. Tamen ni opinias necesa la ekziston de politika partio, ĉar nur partio povas doni disciplinon k organizecon. Se ekzistus unu sola partio klasbatala, ni dirus al la laboristoj: eniru tiun partion. Sed ni devas konfesi, ke ĝis nun ne ekzistas tia partio. Ni estas longe distancaj de tia unueco. Ni vidas batalojn unu kontraŭ la aliaj en diversaj landoj, kverelojn inter la sekcioj de la lab. batalantaro, pli akrajn ol kontraŭ la malamikoj. Ni havu unuecon almenaŭ pri la punktoj, kiujn ni komune subtenas. Nia laboro: Esp-o je la servo de l’mondproletaro. Saluton de niaj K-doj el multaj landoj, de multaj, kiuj laboras en eksterleĝaj kondiĉoj. Ni pripensu la parolon de K-do Caballeros: « Unueco ne nur estas simpla kunmeto de fortoj, ĝi signifas krei novan spiriton. » Ni esp-istoj ne nur parolu unueceme, sed agu unueceme.
K-do Aldvorth (Bedvas, Britio) salutas je la nomo de 80.000 sudkimriaj ministoj, k je la nomo de l’Leningrada esperantista grupo, kiun li vizitis antaŭ nelonge okaze de vojaĝo al Sovetio.
Post « Himno al la Muziko » k « La Internacio » (de l’ĥoro) K-do Sulski dankas la reprezentantojn de l’organizoj k la ĥorkantistojn. K-do Titts respondas: « La plej granda danko estos, ke vi daŭrigu vian laboron k sukcesigu ĝin. »
Fino post la 22-a horo.
UNUA LABORKUNSIDO
(3-a de aŭgusto, matene)
120 membroj, 25 gastoj ĉeestas en la salono. K-do Rosenbloom, je la nomo de l’O. K. K. bonvenigas la kongresanojn k esperas, ke la traktadoj bone k glate funkcios. Li komunikas la rezulton de l’monkolekto por la hispanaj batalantoj: 5 pundoj 5 ŝil. (ĉ. 400 fr. fr.), kiu sumo estas enmanigita al T.U.C. (Sindikatara centro). Li transdonas la gvidon al la Plenum-Komitato.
K-do Bartelmes (Parizo) proponas kiel prezidantaron K-don Sulski (Londono), Rosenbloom (Manĉestro), Veen (Amsterdamo), K-dinon Glodo (Parizo). Post prezento de tiuj K-doj ili estas akceptataj senkontraŭparole. Kiel protokolantoj unuanime estas akceptataj: K-doj Bartelmes, Flower (Londono), ten Hagen (Amsterdamo).
K-do Rosenbloom (O.K.K.) prezidas. Li legas salutleterojn el Barcelono, de K-do Krijt, de K-do Kavenius-Helsinki, de grupo Willesden, Brusela SAT-Rondo k de BLEA-IPE. Okaze de la lastnomita letero K-do Rosenbl. bonvenigas Gek-dojn Kibl (Keable) el Londono, kiuj estas reprezentantoj de IPE k BLEA. Li precizigas, ke ili rajtas ĉeesti la kunvenojn kiel ĉiuj aliaj gastoj, sed ke ili ne povas interveni en la debatoj de l’kongreso.
K-do Sulski legas leteron de K-do Ĝermen (Parizo), kiu plendas, ke li estas maljuste konsiderita en la Raporto de l’P.K., aperinta en la junia « S-ulo ». Li precipe rimarkigas, ke li ne eksiĝis el la P.-K. pro malsamopinieco kun la ceteraj PK-anoj pri la gvidado de SAT, sed nur el la prezidanteco de l’P.K.; ke li eksiĝis poste el la P.-K. nur pro tio ke li devis forloĝiĝi el Parizo. Li volas pruvojn de l’P.K. pri tio ke li opiniŝanĝis pri la gvidproblemoj de SAT. Li alvokas la kongreson formi komisionon kun IPE-anoj por atingi unuecon en tiu ĉi danĝeroplena periodo, sed ke tiu komisiono konsistu el K-doj liberaj de sentimentoj rilate la skismon.
K-do ten Hagen (Amsterd.) salutas nome de l’amsterdama SAT-Rondo k de l’amsterdama distrikto de la Nederl. LEA. Li opinias, ke ni devas bone konsideri la rimedojn uzotajn k ne antaŭenŝovi dezirojn neplenumeblajn.
K-do Bartelmes (por la P.-Komitato), por memoro citinte la mortintajn K-dojn de l’lasta jaro, aldonas, ke eble inter niaj hispanaj K-doj ankaŭ troviĝas viktimoj, pri kiuj ni ankoraŭ ne scias. Ni kutimiĝis vidi en la lastaj kongresoj SAT-anojn el Hispanio, k en tiuj ĉi doloraj cirkonstancoj ili ege mankas al ni ĉi tie, same kiel multaj aliaj, kiuj spirite estas kun ni. La presita raporto (en du « S-ulo »-n-oj) troviĝas en viaj manoj. Aldone vi ĵus ricevis la multobligitan Bilancon. Sekve pri multo ŝajnas nenecese doni komentojn al vi. Nur kelkaj punktoj ŝajnas reliefigindaj. Unue estu dirite, ke depost eklaboro de l’kompletigita Pl. Komitato, post la lasta kongreso, ĉi tiu laboris en plena harmonio, k ĝiaj decidoj post debato akceptitaj ĉiam estis unuanimaj. Unuafoje ĉi-jare estis aplikata regularo pri la Frakcioj. Ĝia apliko estis kontentiga, k neniu sendis ŝanĝproponon. Dum 1935 funkciis nur 2 frakcioj, k dum la lasta jaro 5 (anarkistoj, komunistoj, socialistoj, bolŝ. leninistoj k sennaciistoj). Iliaj sekretarioj sendas regule raportetojn, kiuj okupas ĉiumonate tre modestan spacon en la oficiala organo, — spaco ne vane foruzita, ĉar servanta ne nur al frakcie interesitaj SAT-anoj, sed eĉ al nemembroj, kiuj per tiu vojo ligiĝas kun la movado. Same gravaj, kiel la frakcioj, ŝajnas al li por la asocia vivo la Fakaj sekcioj, laŭmetiaj aŭ laŭ-interesaj grupiĝoj, kiel metalistoj, lignaĵistoj, tipografistoj, instruistoj, liberpensuloj, junularo, virinoj, vegetaranoj, kc. La fakaj sekcioj, iom ekdormis depost la skismo; ĝojige montriĝas signoj de revekiĝo ĉe tiu ĉi kongreso. — Rilate la administran raporton li nur substrekas la gravan fakton, ke unuafoje depost la skismo la buĝeto estas tute ekvilibrita, k rezultis eĉ profitsaldo (kvankam ne tre granda). Tio estas tiom pli signifoplena, ke la librovendado, kiu ĉiam estis efika helpo por la financado de l’revuoj, estas multe malpli kontentiga ol antaŭ la krizo. Sekve ne plu el tio venos plenigo de eventuala deficito ĉe la gazetoj, k ĉi lastaj devas esti garantiataj per sia propra buĝeto. Eĉ la vendado de l’ « Plena Vortaro » ne estis tiel rapida, kiel atendita, k ni ŝatus ja pli rapide likvidi la stokon. Sed por ni havas esencan gravon la regula aperigo de l’du gazetoj k de l’Jarlibro kun la valora adresmaterialo. Pri ĉi lasta oni devas diri, ke, eĉ se la buĝeto permesus tion, la amplekso de l’antaŭkrizaj Jarlibroj ne necesus nuntempe, ĉar pro la multeco de l’terorlandoj ja la adresaro restus nekompleta ĉiuokaze, k la Libro havus stumpan aspekton. Sekve la nuna formo k enhavo ŝajnas tute sufiĉaj.
La ĉapitro « Intertraktoj kun IPE » en nia raportaro tuŝas esence la strukturon de nia organizo. Necesas memorigi vin pri la bazaj principoj de SAT, principoj kiuj gvidas nin ĉe niaj intertraktoj kun eksterestarantoj. Tion memorante vi povas kompreni, kial la intertraktoj ne povis pli bone progresi. Dum 16 jaroj niaj principoj restis senŝanĝe la samaj; ni ne deziras, ke nia movado estu dependigata de politikaj tendencoj, taktikoj k konsideroj. Nia ilo estas esperanto; estas ĝi, kiu diferencigas nin de aliaj tutmondaj organizoj; estas ĝi la karakterizilo de SAT. Ni volas, ke nia asocio konsciu pri sia esperanteco, ĝi estu esperantisma konforme al nia idealo. Uzante komunan, tutmondan, universalan lingvon, ni ne bezonas organizi nin kiel la 2-a aŭ la 3-a aŭ aliaj Internacioj, kies anoj interrilatas neniam rekte inter si, sed bezonas aparaton el tradukistoj. « Tradukistoj-perfiduloj », la proverbo entenas profundan veron; la spertoj konfirmis tion.
Ni faras la disigon de l’por-esp-a (propaganda) k de l’per-esp-a (aplika) laboro. Ni agnoskas la nuntempan neceson de regionaj propagandaparatoj, la L.E.A.-oj, kiuj disvastigas la lingvon en siaj lingvoteritorioj, varbante ĉe neesp-istoj, k kiuj zorgas pri la instruado. Se ili ne ekzistus, ni ne povus rekruti anojn al SAT. Sed SAT, aplikante la ilon esp-o, havas tute apartan edukan k kulturan taskon: la kongresoj tre bone montras la rolon de SAT; en ili ni klopodas malmemori nian naciecon hereditan, ni tendencas forigi ĝin el niaj mensoj. Por kompreni la gravon de SAT, ni konsciu pri la frenezo de la epoko, kiun ni nun travivas: Nacia spirito regas ĉie ajn, pli malbone ol en 1914. Al veneno ni devas kontraŭmeti kontraŭvenenon. Ĝi troviĝas entenita en nia SAT-idealo. En la strukturo de nia organizo. En la maniero de individua aliĝo, libervola k ne aŭtomata al SAT, organizo kultura k interhelpa, kun edukaj k klerigaj taskoj — ne politikecaj. Kio estas lingvo? Komunikilo k formilo de ideoj. Nacia lingvo kreas vole-nevole naciecan menson, mondlingvo sennaciecan. Ja ni deziras, ke esperanto estu mondlingvo k ne nur helpa lingvo apud la naciaj lingvoj. Ni malkaŝe diras, ke ni celas meti esp-on (aŭ iun ajn alian estontan projekton de tutmonda lingvo) je la loko de la naciaj lingvoj, kiuj perdos pli k pli sian gravon en la estonta socio ĝis plena formalapero. Ni volas komuniki k flegi ĉi tiun spiriton en nia propra malgranda medio, ĝis nia agado estos sufiĉe potenca por krei amasan movadon. Ni ne revu tamen hodiaŭ pri la ebloj de grandaj proporcioj por nia movado. La tuja tasko estas krei kernon el Gek-doj, individue kulturitaj k konsciaj pri niaj celoj, K-doj, kiuj ensuĉis la sennaciecan spiriton. Sekve, ni malakceptas kunlabori kun la t.n. « neŭtraluloj », kiuj estas kore ligitaj al siaj nacilingvo k lando. « For la Neŭtralismon! » estas hodiaŭ, kiel iam, nia baza devizo. Laboristmovadanoj, ni kredas plej bone servi al la laboristoj per nia SAT-laboro; en medioj fremdaj al la laboristaro ni ne havas agadsferon.
Alia baza principo estas la supertendenceco en SAT. Agante ekster SAT en niaj respektivaj partioj k sindikatoj por politikaj celoj, ni en SAT akceptas la intertendencan toleremon k reciprokan respekton, ni akceptas anojn de ĉiuj klasbatalaj tendencoj senescepte. Ili ĉiuj havas la liberon disvolviĝi en SAT k gardi siajn apartajn interesojn per frakcioj. Nia statuto tute larĝe konceptas k difinas tiun supertendencan agadon.
La tria baza principo estas la jam menciita dispartigo de l’poresp-aj k peresp-aj taskoj. Kaj en la apliko esp-o servu ne nur por interŝanĝi informojn pli malpli sensignifajn, kun limigita originaleco k aktualeco, laŭ la maniero de PEK, sed ni flegu la personan interkontaktiĝon k tielan formiĝon de niaj mensoj en la senco de l’SAT-idealo.
Dirite tio, vi certe komprenos, kial la intertraktoj kun IPE ne povis havi sukceson. IPE baziĝas sur tute aliaj principoj. Ĝi ĉefe gravigas la eldonadon de raportoj pri laboristmediaj okazintaĵoj k la « amas »-korespondadon serve al lab. kolektivoj (organizoj ktp). Ĝis kia grado sukcesis k estis fruktodona tiu farado, pri tio ni informiĝas en la lasta n-o de « Sur Posteno », en kiu K-do Kolĉinski severe kritikas la ĝisnunan PEK-laboron k konkludas malgravigante ĝian signifon. En sia kritikado li tre proksimiĝas la deĉiaman vidpunkton de SAT. Ni ne vidas grandajn ŝancojn por unueco kun IPE, juĝante laŭ la ĝisnunaj provoj. K-do Kibl el IPE estas ĉi tie kiel gasto; kiel tia li estas bonvena; sed ni ne povas akcepti, ke li, staranta ekster nia organizo, miksiĝu en niajn proprajn aferojn. Espereble okazos nun fruktodona diskuto pri nia Raportaro.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 69
K-do Glodo (P.K.-ano, Parizo) faras responde al la letero de K-do Ĝermen jenan deklaron: La ceteraj P.K.-anoj asertas, ke ili ne ŝanĝis sian opinion rilate la gvidprincipojn de SAT. Siaflanke K-do Ĝermen asertas, ke li ne ŝanĝis sian opinion. Do, pro tio ke okazis malinterkonsento, estas evidente, ke iu el ni ŝanĝis sian vidpunkton. Nia vidpunkto pri la unuecproblemoj estas la sama, kiel tiu kiu estas esprimita en la artikolo «Principoj pri Unueco», kiu aperis en la februara « S-ulo » de 1935.
K-do Rolt (Londono) miras, k K-do Bart. diris: « Ni ne volas, ke IPE miksiĝu en niajn aferojn de ekstere. » Kiu estas « ni »? La Kongreso mem devus decidi pri tio.
K-do Rosenbloom (prezid.) konfirmas sian antaŭan diron, ke la organizantoj decidis, ke Kibl povas ĉeesti la kunsidojn, sed ne paroli. Tamen, ĉar ni estas demokrata organizo, vi rajtas fari proponon pri tio.
K-do Rolt sugestas, ke la IPE-delegitoj ĝuu la samajn rajtojn kiel niaj SAT-membroj havis ĉe la IPE-kongreso. Tio nur estas ĝentileco.
K-do Watson (Lond.) subtenas K-don Rolt.
K-do Dean (Manĉestro) proponas, ke la delegitoj de IPE-BLEA havu la rajton paroli, post kiam la aferoj de l’asocio estos fintraktitaj.
K-do Sulski insistas, ke nur la membroj havu la rajton partopreni la diskutojn. Nur ĉe la fino, se restos tempo, k la tagordo de l’Kongreso estos elĉerpita, la IPE-delegitoj povu paroli, se ili bezonos. Tio ne estas afero de malĝentilo, tio nur estas afero de logiko.
K-dino Mun (Londono) subtenas K-don Rolt. Eble K-do Kibl povas doni al ni informon pri la unuecfronto, kiun ni ne havas.
K-dino Mur (Lond.) opinias absurde diskuti nun pri IPE, dum la klarigon pri ilia vidpunkto ni ricevos nur post la laborkunsidoj.
K-do v. d. Starre (Ymuiden) diras, ke la IPE-delegitoj venas ĉi tien por blufi. Ili staras ekster nia organizo. Ni volas mastrumi niajn aferojn mem en nia Kongreso, same kiel en familia rondo, k ne deziras iun entrudiĝon de aliaj.
K-do Dean esperas, ke oni akceptos lian proponon: unue fari nian propran laboron k poste, ĉe la fino, permesi al la IPE-delegitoj prezenti sian vidpunkton.
Ĉi tiu propono estas akceptita per 56 kontraŭ 12 voĉoj.
K-do Chiland (Parizo) legis kun indigno pri la imit-eldono fare de ĉina libristo de la « Plena Vortaro » de SAT k demandas, ĉu ni nenion povas fari kontraŭ tiu flava ŝtelisto.
K-do Kaĉ (Aŭstrio) volas, ke ni laboru kiel laboristoj k ne kontraŭu unu la alian, kiel faras la kapitalistoj. Li ne volas unuecfronton, sed plenana unuecon. Li esperas, ke la komunistoj eniros la SAT-organizon por bona kunlaboro.
K-do Rolt (Londono) malaprobas la raportaron de l’P.-K. Unue estas kutimo esprimi bedaŭron, se K-do laboras bone k poste eksiĝas. Sed en tiu raporto pri K-do Ĝermen ne estas iu ajn esprimo de bedaŭro, sed preskaŭ de ĝojo. Ne estas pruvo pri tio, ke K-do Ĝ. kontraŭas la SAT-principojn por unueco. Oni ne devas mencii pri individuoj (ekz. K-do Pâris) en oficiala raporto. Ŝajnas al li, ke tio estas persona atako. Li trovas, ke oni ne sufiĉe respondis pri la IPE-aferoj. La IPE-kongreso bone respondis al la punktoj formulitaj dum la pariza SAT-kongreso, escepte de tiu pri propagando en Sovetio por SAT, sed ĝuste tiun punkton elstarigis solan la P.-K. en sia nunjara raporto. Tamen la aliajn punktojn oni voĉdonis en Parizo unuanime, dum pri la sovetia afero oni nur duone konsentis (60 kontraŭ 31 voĉoj). Do tio ne devus esti la ĉefa punkto por la P.-K. Oni ne aperigis la respondon de l’IPE-kongreso en « S-ulo », « por ne foruzi spacon ». K-do Bartelmes metis kiel bazan principon por SAT la esperantismon. Neniu organizo povas eskapi fari politikajn decidojn. Tion montras la rezolucio hieraŭ vespere akceptita monsubteni la hispanajn K-dojn. Ĉu tio ne estas politika ago? Kompreneble ĉiu povas konsenti pri klasbatalaj principoj. Sed Bart. diris, ke ni faras dividon inter por-k per-esp-a agado. IPE k ISE ne havas kiel bazprincipon la disdividon de l’por- k per-esperantaj taskoj. Se ni volas unuigi la lab. esp-istojn, ni ne povas diri, ke nia bazo estas la sole ĝusta. La divido en per- k por-esp-an agadon rezultigas naciiĝon de la LEA-oj. Estas neĝuste, ke la P.-K. insistas pri la aparta karaktero de nia esp-a movado. Ni devas esti integra parto de l’klasmovado k ne apartaj de ĝi. Ni trovu rimedon, ke 1) ni restu klasbatalantaj socialistoj kontraŭ faŝismo, k 2) ke ni havu supertendencan organizon.
[REKLAMO p.3] En oktobro aperos: G. P. DE BRUIN — La Laborista Esperanto-Movado antaŭ la Mondmilito — Interesa historia studo. 40 paĝoj. Form. 14×20 cm. Prezo: 4 fr. fr. — SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20
K-dino Glodo ĵus aŭdis argumenton, ke apartigante la por- k per-esperantan agadon, oni en LEA-oj nacie ligas la anojn. Sed, ekzemple en la francia LEA, oni propagandas ne nur en Francio, sed sur la tuta franclingva teritorio. Do franclingva Belgio k romanĉa Svisio ankaŭ apartenas al nia LEA. Logike, se oni volas esti internacie ligita, oni unue devas esti nacie ligita. Nur por la propagando en nia LEA ni estas franclingve ligitaj. Oni multe parolas pri tio ke Faŝismo nun estas la plej grava malamiko de l’proletaro, ktp. Eble laŭ nacia skalo oni povas bone lukti kontraŭ Faŝismo. Sed mondskale granda danĝero estas Ŝovinismo, Patriotismo. Se vi estas ligitaj nur nacie k internacie, kiel vi luktos kontraŭ Nacio? Tial la nuna strukturo de SAT estas la plej bona por lukti kontraŭ naciismo, kiu laŭ mi estas unu el la plej gravaj danĝeroj.
K-dino Mur (Londono) volas malakcepti la ĝeneralan raporton de l’P.-K., pro tio ke troviĝas en ĝi atakoj kontraŭ K-do Ĝermen, kies forigon el la Komitato ŝi trovas nebona. Ni ne povas tiel argumenti, kiel faris K-do Glodo, per la konkludigo, ke se la unu parto pravas en sia aserto, la alia malpravas. Oni ne elmontris, ke K-do Ĝermen ŝanĝis sian starpunkton. Ŝi subtenas la proponon de K-do Ĝermen pri persona interkontaktiĝo kun IPE-anoj, sen la akraj sentimentoj de l’estinto, por klopodi trovi komunan bazon por laboro. Ŝi memorigas, ke ŝi mem akre batalis kontraŭ la personoj (IPE-anoj), sed nun ni devas unuiĝi k forgesi tion, kion oni faris en la pasinto.
K-do Veen rilatas la komentojn de K-do Bartelmes pri la evoluo de nia movado. En la funkciado de l’Frakcioj ni ankoraŭ ne havas sufiĉajn spertojn; sekve ni devas tre atenti pri tio. En SAT estas la regulo, ke oni povas starigi k funkciigi frakciojn laŭtendencajn. Nu, oni starigis ilin, k montriĝis intereso por ilia aranĝo. Efektive la lab-esp.movado plivastiĝas, k kun tio oni serĉas novajn vojojn. Oni ne konvinkiĝis ankoraŭ pri tio, kio povos certe konduki nin al egala bazo, por kio eblas alceli k labori. Iuj provoj enhavas la danĝeron, ke ili kondukos nin en la estonto al apartigo. Apartigo signifas izoligon. Izoligo signifas malfortecon. Malfortecon ni ne volas, ni ŝatas forton, ni ŝatas potencon. Pro tio ni estas lab. esp-istoj. Tiu emo al apartigo k izoligo jam montriĝis en la pasinto. Ni nur multe diskutas k eble diskutos pri unueca fronto. Sed tio ne ankoraŭ signifas unuecon. Estas diferenco inter unueco k unueca fronto. Antaŭ jaroj ni diskutis pri la organiza strukturo; estas kelkaj K-doj, kiuj malgraŭ ĉio deziras alian organizformon. Pri tio regas diversaj opinioj. En Amsterdamo unu el tiuj opinioj montris sin. La ĉeestantoj klarigis sian starpunkton. Per cirkuleroj oni informis la SAT-anaron. Oni asertis multon, kion oni ne povis kontroli tuj. La opoziciuloj postulis malgraŭ ĉio ŝanĝon de l’organizformo. Tio por ili estis kaŭzo por eksiĝo el SAT. Ili volis fondi novan asocion. Organize k taktike ili aranĝis tion. Jam antaŭe ĉio estis planita. Kaj ili venis al la skismo. Tion, kion oni semas, oni rikoltas. Kaj kiam IPE havas sian reprezentanton ĉi tie nuntempe, eble li venas por konstati la rikolton. IPE certe ne rikoltis tion, kion oni semis, ĉar certe ili ne konsciiĝis, ke ili semis skismon. Eble ili komprenas nun, ke tia agado apartigas la laboristojn. Nun ili venas kun proponoj pri unuecfronto. Sed ĝi efektive ne estas, nek estos Unuo. Poste fondiĝis ISE. Iuj socialdemokrataj K-doj defendis tiun vidpunkton. Ni metis la konkretan fakton antaŭ ili, por montri la unusolan bazon, kiel eblas al la laboristaro tutmonda unuece k memkonscie labori. Multaj el ni, en Ŝtutgart, havis la opinion, ke ni konvinkis la kunvenintajn K-dojn. Poste evidentiĝis, ke faktoj ne estas argumentoj por ili. Rezultis el tio nova skismo. Ĉu vi opinias aŭ pensas, ke ni antaŭe neniam interdiskutis, kiel trovi la bazon por la disvastigo de esp-o en laboristaj medioj? Ne pensu, ke ni estas stultuloj. Ne pensu, ke ni organizis nin tiele, ĉar ni ne konis k ne sciis pri la cirkonstancoj. Estas ja tute klare al vi, ke tiuj kiuj aliĝas individue al organizo, estas la plej konsciaj pri tiu ago. Ili ne estas aŭtomate aligitaj. Kaj kiam oni vidas ĉe la alia flanko tiujn, kiuj estas lande organizitaj tute rajte oni povas diri, ke ili ja estas iloj en la manoj de la gvidantoj. Ili neniel rajtas diri, ke ni estas en samaj kondiĉoj. En nia organizo disvolviĝas la Fakaj grupoj, ankaŭ la Frakcioj laŭtendencaj, kiuj donas la garantion, ke ni povas daŭrigi pli efike labori laŭ la vojo, kiun ni elektis en nia laborista movado. Ni devas ankaŭ provi forte plantiĝi en la sindikatoj k politikaj partioj. Rilate la organizan formon, oni opinias, ke la koncernaj sindikatoj k pol. partioj prefere deziras kun-labori kun iu instanco, kiu laboras en la propra kadro, ol kun iu alia instanco. Kaj tio enhavas iun veron. Pro tio estiĝis en nia organizo la Frakcioj k la Fakaj grupoj. Por krei la kontakton kun la pol.partioj k sindikatoj, por trovi harmonian kunligitecon en agado, servas la Frakcioj. Tio donas avantaĝojn al nia movado, ne nur la esperanta, — ĝi ankaŭ utilas por ni en la koncernaj sindikatoj k pol.partioj, al kiuj ni apartenas kiel klaskonsciaj laboristoj.
Nova faktoro: IFETT estas faka organizo (trafiklaborista), kiu nuntempe havas sian propran Internacion. Oni povas ĝenerale aprobi tion, se oni restas sur la tereno, ke tiu organizo havas limigitan taskon. Ni devas konsciiĝi pri tio, ke kiam la landaj organizoj foje atingis sian celon, ke ili likvidiĝos, k tiam estas la tempo kiam sindikatoj k partioj pli efike donos al ni la aranĝojn por nia komuna idealo. Sed IFETT iris jam la vojon al izoligo. Ili volas esti konsiderataj sendepende de la esp.lab.movado. Sendube ankaŭ tio okazigas diskutojn. Rilate tion, kio estas dirita pri unueco k unueca fronto, ni en la estonto apliku la rimedojn nomitajn: Fakaj grupoj k Frakcioj, kiuj donas al ni la kiel eble plej kompletan bazon de evoluo en la kadro de SAT. Tio ankaŭ ebligas al ni semi ne la skismon, sed la unuecon. La oratoro konsentas pri la Raportaro de l’P.K. k proponas, ke oni aprobu ĝin, tia kia ĝi estas prezentita.
DUA LABORKUNSIDO
(3-a de aŭgusto, posttagmeze.)
K-do Veen prezidas.
K-do Sulski: Mi nur estas simpla homo; mi ne povas filozofe pensi k filozofe skizi aferojn. Mi ĉiam provas simpligi aferojn. La sento pri unueco estas en la aero, mi jam diris hieraŭ vespere. Unueco signifas: unu organizo. Sed unu organizo ne povas ankoraŭ signifi veran unuecon. Por tion fari, ni devas forigi el nia
— pàgina 4 —
70 — SENNACIULO
organizo ĉion, kio malhelpas la aliĝon de K-doj diverstendencaj, oni devas forigi el niaj statutoj ĉion, kio malhelpas la aliajn. Kio estas en nia Statuto, kio malhelpas tiujn, kiuj forlasis nian organizon? Ĉu estas iu punkto, kiu malpermesus iun K-don eniri nian asocion? Mi konstatis neniun. Ne, mi ne komprenas, se ili bezonas unuecon k se la organizo ne malhelpas ilin aliĝi: kial ili ne aliĝas? Ni povas renkontiĝi k diskuti kun diverstendencanoj dum longa tempo: la fakto estas, ke ni ne devas partopreni en partitendencaj aferoj. Ni ne devas voli difini la pozicion de SAT en la abisenia konflikto, ekzemple. Se ni akceptus difinitan pozicion, kiel ekz. la komunistoj, k postulus la aplikon de sankcioj ktp, nu, estus aliaj K-doj, ekz. laborpartianoj, kiuj malakceptus tiun postulon. Jen la disputpunktoj. En SAT la anoj devas ĉesigi la partipolitikan argumentadon. Nur tiam ni havos veran unuecon. Mi rekomendas tutkore akcepti la raportaron de l’P.K. Nia asocio daŭrigis sukcese k heroece sian vojon spite malfavoraj kondiĉoj en la mondo; ni ankaŭ plue kun sindonemo daŭrigu nian laboron por ĝi.
K-dino Mur proponas la forstrekon de kelkaj linioj en la ĝenerala parto de la raporto, rilataj al la persono de K-do Ĝermen, same la forstrekon de aludo pri K-do Pâris.
K-do Bartelmes (finparole) trovis la diskuton pri la rap. sufiĉe mallonga, eble pro tio ke oni ne volas esti tro severaj al ni k havas la unuecan spiriton, la deziron subteni la organizon en ĝia grava laboro, pri kiu li parolis hodiaŭ matene. Li ne bone komprenas, kial oni riproĉas al la P.K. la prezenton de faktaj okazoj rilate K-don Ĝermen en la raporto, ĉar ili ja tuŝas la konsiston de l’Komitato. La P.-K. unuanime akceptis la tekston de l’prezentita raporto, k li ne vidas, kiel li povus rekomendi la forstrekon de la linioj rilataj al K-do Ĝermen. Jam kelkajn monatojn antaŭ la pariza kongreso, dum sia PK-prezidanteco, K-do Ĝ. en multaj aferoj staris sola sur sia pozicio kontraŭ ĉiuj aliaj P.K.-anoj, kiam okazis voĉdonoj en la komitato. Ĝ. rimarkigas en sia letero al la kongreso, ke li ne eksiĝis el la P.-K., sed nur el ties prezidanteco, pro mal-interkonsento kun la ceteraj PK-anoj. Nu, certe, neniu el ni kredis, ke Ĝ. forlasus poste ankaŭ la P.K. Li ja povis plue resti P.K.-ano, sen esti la prezidanto. El la diroj de K-do Rolt vidiĝas, ke li kredas necesa, ke nia agado estu politika, ke ni devas batali kontraŭ faŝismo ktp. Sed necesus unue difini faŝismon k difini la div. politikajn agitvortojn laŭ ilia enhavo. Ni ne volas transpreni la agitvortojn k devizojn de l’politikaj partioj. Tio ja ne signifas, ke ni volas malhelpi niajn anojn, estantajn membroj de politika partio, de sindikato, obei la instrukciojn de tiuj organizoj. Male. Sed ne estas almenaŭ la tasko de SAT okupi sin pri la div. politikaj celadoj. Nia klasa karaktero estas esprimita en la unua linio de l’statuto. Jen kio ligas nin ĉiujn. Rolt diris, ke ni mem politikumas, ke ni montris tion alvokante por monkolekto por hispanaj Gek-doj! Nu, tio vere ne estas sin-okupo pri politika tasko apliko de politika taktiko, ĝi estas tute simple homeca gesto de solidaro interlaborista.
Ni esperas, ke vi akceptos la raportaron pri nia laboro, kiun ni plenumis kun nia tuta forto k laborĝojo, en la konscio labori por la bono de nia movado. Ni esperas konservi ankaŭ plue vian konfidon.
Oni voĉdone malakceptas forstreki la liniojn, kiuj traktas pri la eksiĝo de K-do Ĝermen el la P.K. k lia ŝanĝo de sinteno, kontraŭ 3 voĉoj. Male, konforme al konsentema parolo de K-do Glodo, P.K.-ano, kiu tamen ne vidas insulton en la koncerna frazo, la Kongreso konsentas per 19 voĉoj kontraŭ 18, ĉe multaj sindetenoj, forstreki la linion: « Eĉ nun ni bedaŭras ke ni ne pli frue ekŝparis la salajron de K-do Ĝermen. »
Post tio oni voĉdone akceptas la ĝeneralan parton de la raporto kontraŭ 2 voĉoj k la financan raporton unuanime.
La raporto de l’Konflikt-Komisiono same estas akceptita unuanime.
K-do Bartelmes atentigas, ke ĉiujare la Frakcia Regularo, akceptita ĉe la lastjara kongreso, devas esti rekonfirmata de la kongreso per voĉdono. Laŭŝajne ŝanĝoj ne montriĝis necesaj ĝis nun, k li rekomendas ĝin simple akcepti.
K-do Rolt miras pri la optimismo rilate la Frakciojn. Li pensas, ke la Frakcioj ne bone funkcias, kio evidentiĝas el la alvokoj en la gazeto. Laŭ li la ĉefa malhelpo de disvolviĝo de l’Frakcioj ktp estas la multobligo de l’diversaj kotizoj. Frakci-kotizo ne estas deviga, sed oni devas havi monon por bona funkciigo. Ni devas celi kiel eble plej multe kuniĝi en la sama organizo. Tre komplikita estas la organiza problemo. Ŝajnas, ke la nuna funkciado de l’Frakcioj ne pravigas ilian ekziston.
K-do Bartelmes respondas, ke el unujara elprovo de la regularo oni ne povas konkludi pri ĝia taŭgeco aŭ netaŭgeco. Neniuj plibonig-proponoj intertempe trafis nin. La Frakcioj havas sian rolon en SAT; ĉu kun tiu lastjare akceptita regularo, ĉu kun iu alia, — ili devas funkcii. Se la 5 nun funkciantaj frakcioj plejparte ne ŝajnas esti tre fortikaj, la fakto ke ĉiu havas sian sekretarion pretan plenumi la taskon, montras la eblojn por ilia evoluigo.
K-do Veen rimarkigas, ke la Frakcioj donas pli bonajn ŝancojn por havi kontakton kun la diversaj partioj k sindikatoj, kiel same la Fakaj grupoj havas sian celon labori por la interligo kun la partia k sindikata movadoj. Per ili oni povas instigi la koncernajn organizojn apliki esp-on k disvastigi ĝin. Multfoje oni fakte riproĉas al la SAT-strukturo, ke tiu formo kaŭzas al la anoj duoblajn kotizojn. Estas kotizo por LEA (landa asocio) k por la internacia organizo. Sed en la Internacioj, ĉu ne praktike la kotizoj estas same altaj k ĉu ili ne same aplikiĝas duparte por propagando k por aplika laboro? Sendube, la elspezoj rilate la landan k mondan organizojn postulas sufiĉe da oferemo. Tamen en la frakcioj la monafero ne ludas gravan rolon; oni povas aranĝi la aferon tiel, ke la internaciaj frakcioj ricevu la monan apogon de land-asociaj sekretariejoj, ekz. NFLE pretas helpi tiurilate, se temas propagandi ĉe instancoj. Multa subteno (ekz. per uzo de l’radio) kostas nenion k donas bonajn eblojn por propagando. Ni devas atenti zorge pri la disvolvo de nia movado en tiu direkto.
La Frakci-Regularo estas konfirmita en la nuna formo per voĉdono kontraŭ 1 voĉo (K-do Rolt).
GVIDADO ĈE KONGRESOJ
K-do Sulski legas la unuan proponon (presitan en maja « S-ulo »): « La Kongreso elektu komisionon el ses diverslandaj K-doj, por kolekti k redakti la regulojn pri gvidado k konduto ĉe kunvenoj. La rezulto de la komisiona laboro fariĝu la gvidilo por la prezidantaro dum estontaj kongresaj kunsidoj. » Li motivigas la neceson de tia regularo per la spertoj, kiujn oni faris ĉe la ĝisnunaj k eĉ ĉe ĉi tiu kongreso. En Parizo unu K-do parolis multajn fojojn pri unu sama rezolucio. Tio ne estas kutima en ĉi tiu lando. La konceptoj pri gvidado de kunvenoj, pri prezidado, estas tre diferencaj laŭ landoj. Unueca regularo plifaciligos la traktadojn laŭ tagordo k donos planon al la kongreslaboroj.
K-do Dean subtenas la proponon. Eble oni povus havi la ordon de la Ligo de Nacioj, kiel gvidilon.
K-dino Mun dubas, ĉu oni dum unu jaro povos kolekti tiujn informojn.
K-do Sulski esperas, ke dum unu jaro eblos plenumi la laboron.
K-do Wishart (Londono) demandas, ĉu la kongresoj povos akcepti aŭ malakcepti la proponotan regularon.
K-do Aldvorth subtenas la proponon, ĉar li hodiaŭ tute ne konsentis pri la maniero, kiel estis elektitaj la prezidantoj.
K-do Veen opinias, ke tio estas sugesto por la komisionanoj; ke oni elektu nombron da anoj, kiuj pretas k kapablas prezidi.
K-do Dean sugestas elekti la prezidantojn ĉe la fino de l’kongresoj; aŭ, se tio ne eblas, ĉe la mezo anstataŭ ĉe la komenco.
K-do Sulski diras, ke la elekton de l’prezidantoj oni devas fari tuj ĉe la komenco, pro praktikaj konsideroj.
K-dino Mur ne deziras, ke la kongreso nun pridiskutu tiujn detalojn, pri kiuj la elektota komisiono havos tempon diskuti dum tuta jaro.
Oni akceptas unuanime la proponon. Oni elektas kiel komisionanojn jenajn ĉeestantajn K-dojn: Sulski, Veen Frodelund, K-dino Glodo por Britio, Nederlando, Danio, Francio, k neĉeestantajn (en kazo de akcepto) K-do Erikson (por Svedio) aŭ alia svedia K-do; Ĝermen aŭ K-dino Saran (por Germanio).
PUBLIKA LETERO DE K-do KOLĈINSKI
K-do Bartelmes laŭtlegas « publikan leteron » senditan al plej diversaj ĉiuspecaj esp.organizoj landaj k internaciaj, pri komuna klopodo mondskala pri enkonduko de esp-o en la lernejaj programoj, kun la komentoj de la Plenumkomitato (oni legu la tekstojn sur la p. 62/63 en la antaŭa n-o de « S-ulo »). La P.K. ne volis mem preni la respondecon pri la respondo al K-do Kolĉinski k tial profitis la okazon por prezenti la proponon ĉe la Kongreso.
K-do Rolt malaprobas la sintenon de la P.-K. rilate la leteron. Li legas pri kunagado kun la « neŭtraluloj » jenajn direktivojn el la broŝuro « For la Neŭtralismon! » (p. 15): « La sinceruloj helpos nin. Meze de la t.n. burĝaj esp-istoj, se troviĝos personoj sufiĉe sinceraj por ne atenti pri la profito de sia klaso, ili komprenos tion k helpos nin por plirapidigi la triumfon de esp-o. » Estas bone, ke ni agu kun ili por celoj, kiuj estas profite al nia klaso. Li kredas, ke tiu lernej-afero estas profita al nia klaso. Se ni povas helpi en tio, do ni devas ĝin fari.
K-do Prent (Amsterdamo) trovas bedaŭrinda, ke ni devas pridiskuti leteron, kiun ni nur unu fojon povis aŭdi. Rilate la enkondukon de esp-o en la lernejoj de l’mondo, la aŭtoro asertas, ke tiu afero « dum la lastaj jaroj ne estis multe atentata k preskaŭ forgesata. » Nu, tio ne estas vera, almenaŭ ne por Nederlando. Ĝuste Sovetio povus doni bonan ekzemplon, kie laŭdire oni subtenas fervore esp-on. Ili povus pli facile proponi tiel grandan kunvenon por solvi la problemon, ol ni, kiuj tian ne povas organizi. Kolĉinski diras, ke la « postulo instrui esp-on anstataŭ fremdaj lingvoj » estas absurda. Sed ni en Nederlando ne faras tion. Ni tre bone scias, ke oni rifuzos tion al ni. Oni lernas en Nederlando multajn fremdajn lingvojn. Se oni dirus: Lasu la fremdajn lingvojn k lernu esp-on, ili respondus: Foriru. Oni devas konsideri la kondiĉojn por enkonduko de esp-o en lernejoj nur laŭ la ebloj en la propra lando, ankaŭ koncerne kunlaboron kun aliaj organizoj en tiu demando. Sed K-do Rolt laŭ naiva maniero interpretas la tekston el « For la Neŭtralismon »: La sinceruloj helpos nin. Ĉu li do konsideras la UEA-anojn kiel tiajn homojn, pri kiuj aludas K-do
[REKLAMO p.4] RADIO BARCELONO (C. N. T./F. A. I.) DISSENDAS ESPERANTAJN INFORMOJN PER PROPRA STACIO — ONDLONGO 41, 72 METROJ — LUNDE K SABATE INTER 17-a K 18-a HORO, MERKREDE INTER 21-a K 22-a HORO (HISPANA TEMPO).
— pàgina 5 —
SENNACIULO 71
Lanti en la citita alineo? Kie ili do aranĝas siajn kongresojn? Ĉu ili ne iris lastjare al la Romo de Musolini, ĉi-jare al la faŝista Aŭstrio, k venontjare ili iros al la faŝista Polio? « For la Neŭtralismon! » ĝuste en la nuna tempo havas sian plenan valoron. La faŝistoj regas ĝuste en la burĝa movado, ĉar en nia movado tiaj elementoj ne havas ŝancon.
K-do Aldvorth (estinte antaŭ nelonge en Sovetio) subtenas la proponon de Kolĉinski, agi kune en Permanenta Komitato. Li aludas la sukcesan laboron de S-o Butler rilate lernejinstruon de esp-o en Britio. Fakte oni ĝenerale ne instruas esp-on en sovetiaj lernejoj, ĉar la lernantoj estas devigataj ellerni nacian lingvon unue, rusan lingvon due k nacian dialekton trie: t.e. tri lingvoj. Sed pro la fakto, ke esp-o alilande estas nemulte disvastigita, la rusoj konsideras kiel neutila studi esp-on.
K-dino Glodo diras, ke oni trovas en « For la Neŭtralismon » vortojn pri la helpo de sinceraj « neŭtraluloj », sed kompreneble kun la senco, ke tiu helpo profitu al la laborista movado. En Francio, en la jaro 1921, fakte la laborista esp. movado estis la sola vivplena. Tiutempe unu grava industria firmo donacis cent mil frankojn por la esperanta movado. La neŭtraluloj, kiuj faris nenian seriozan laboron, kaptis la tutan monsumon. Kaj kvankam la esp.laboristoj klopodis pri la afero, ili ne povis ricevi eĉ unu frankon el tiu donaco. Alia ekzemplo: En Havro (Le Havre) povis okazi grandskalaj Cseh-kursoj. Unu K-do, ano de UEA, iris ĉe la urbdomon k petis subvencion. Oni konsentis 300 fr. Poste iris unu FEO-ano, dirante ke 300 fr. ne sufiĉas, ke oni bezonas 1.000 frankojn. Li sukcesis akiri tiun sumon, k ankaŭ sumojn el kelkaj organizoj. La laborista esp. grupo agis tiele plej fruktodone. Sed, finfine, la morala profito iris al la UEA-grupo. Jen ekzemploj, kiuj pravigas la devizon « For la Neŭtralismon! » Ŝi volus scii, kiel en Nederlando oni sukcesis havi radio-dissendojn. Ŝi opinias, ke oni devas klopodi por enkonduki esp-on en lernejoj, sed klopodi je nia propra nomo. Se tiuj klopodoj koincidas kun tiuj de l’burĝaj asocioj, tiom pli bone.
K-do Sulski respondas al K-do Aldvorth pri s-ro Butler, ke li kelkfoje rilatis kun tiu sinjoro tre amike, kvankam estante SAT-ano. Certe, s-o Butler timas satanon, nome tiun, kiu estas sube; li estas diano k lia menso ĉiam estas en la ĉielo. Li opinias, ke la enkonduko de esp-o en la lernejoj estas plej grava laboro. Nur tiel ni sukcesos disvastigi esp-on sufiĉe vaste. Ni tial devas esti dankaj, ke la P.-K. alportis ĉi tien la leteron, por ke ni povu diskuti en la Kongreso la aferon k doni al la P.-K. la direktivojn pri kion fari. Rilate la kunlaboradon kun neŭtraluloj, tio laŭ li devas resti regiona demando. Ekzemple en Germanio, kiam ekzistis antaŭ kelkaj monatoj ankoraŭ movado, ili tute ne povus rilati al tiu demando, ĉar la regantoj ne estis amikaj al la afero. Sed en Aŭstrio, ekzemple, kie ekzistas kondiĉoj favoraj al esp-o, tamen estus sufiĉe malfacila afero al niaj K-doj por kunlabori kun la burĝaj esp-istoj. Ni kiel organizo ne povas akcepti la proponon. Necesas, ke laŭ lokaj kondiĉoj oni decidu pri tio, k juĝu, ĉu la celo pli bone estas atingebla kunlabore kun « diabloj », aŭ kun « neŭtraluloj ».
K-do Veen konigas la rezultojn en la nederlandlingva regiono. Li parolas pri la kunagado kun neŭtraluloj okaze de funkciado de Ekzamenaj Komitatoj. Daŭris sufiĉe longan tempon k necesis multe da klopodoj, antaŭ ol F.L.E. povis atingi, ke ĝi povas samrajte kunlabori en la Ekzamena Komitato. Sed parto el la neŭtraluloj fakte ne deziris nin en tiu komuna lingvokontrola organizo. Stariĝis pro tio nova aparta Komitato, tiel ke funkciis paralele du ekz.-komitatoj. Kontentigan solvon ni ankoraŭ ne trovis; tamen kunlaborado ekzistas en la ekzamena afero. En parolado antaŭ la mikrofono ni foje parolis rekomende pri nia lernolibro. Tiam en la « neŭtrala » gazeto oni skribis, ke oni aŭskultu al tiuj disaŭdigoj k ke oni aĉetu librojn ĉe la libroservo de LEEN (la neŭtrala asocio). Tio rilatis elsendon de nia Federacio. — Sed la influo en nia movado tute nuligis la kontraŭan influon; k tiam poste la neŭtraluloj estis malfavoraj al ni. Li estas kontraŭ kunlaboro kun neŭtralaj organizoj. Ni devas esti tre singardaj tiurilate. Laŭ lia opinio la tempo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tiaj proponoj. Ne estas la unua propono sur tiu tereno. Kaj poste verŝajne sekvos pli multaj.
Kiam ni penetras en la oficialajn instancojn k poste ne povas plenumi kion ni promesis, tio faras malpropagandon. Kiam oni proponas instruadon, oni devas ankaŭ havi instruantojn. Ni ne havas sufiĉe da ili. La rezultoj de niaj infankursoj en Nederlando estas negravaj. Tio fakte estas eksperimento. Junulo studanta esperanto, volas havi el tio spiritan profiton. Sed infanoj ne sentas tian bezonon; Ili studas simple lingvon, ne havante iun komprenon pri internacia kunligiĝo. Kaj kiam ili venas el la lernejaj kursoj, kiam ili finis la kurson, la lernolibroj restas en la ŝranko, k ili ne plu pensas pri la afero. Unue ni devas havi la rimedojn, por ke niaj infanoj ricevu la edukadon, kiu estas konforma al niaj ideoj k pensmaniero. Ni tial aranĝu en niaj propraj organizoj la kursojn, esplorante kiel ni povas instrui esp-on al niaj infanoj. La P.-K. rajtas inter si konsideri la diversajn flankojn de la propono k poste doni sian konkludon pri tio. Li proponas lasi la leteron al la P.-K., kiu solvu la aferon laŭ sia juĝo. Principe ĝi rajtu interrilati, se necese, kun la aliaj organizoj. Sub la nunaj cirkonstancoj ĝi instigu, ke ni en niaj propraj rondoj eduke formu la propran infanaron.
K-dino Mur deziras, ke oni komuniku la Leteron en « S-ulo », kun la komentoj de la P.-K.
K-do Bartelmes bedaŭras, ke la O. K. K. ne trovis la oportunon por multobligi la Leteron, por ke ĉiuj kongresanoj havu la tekston en manoj. Tio estis intencita de la P.-K., sed lastmomente la K-doj de l’O.K.K. ne trovis la necesan tempon por tiu de ili mem proponita laboro.
K-do Dean. Ni diru al la P.-K. nian opinion, ke ni devas subteni tiun proponon. Kiam oni finfine enkondukos esp-on en la lernejoj, ni devos esti kunhelpemaj tiun paŝon[?]. Laŭ lia sperto oni havas jam hodiaŭ larĝe la eblon legi k kompreni esp-on, oni ankaŭ havas la eblon ĝin lerni. Oni utiligu nun ĉiujn rimedojn por enkonduki esp-on en la lernejaj programoj. Li proponas multobligon de la Letero k poste daŭrigon de la debato.
La prezidanto akceptigas finon de l’kunsido k daŭrigon de l’diskuto la sekvantan matenon.
Lundon vespere en la kongresa salono popoldancoj, ŝercoj, ludoj k dancoj.
TRIA LABORKUNSIDO
(4-a de aŭgusto, matene)
K-do Sulski prezidas. Li legas saluton el Germanio. Sciigas, ke multaj gazetoj raportis pri la Kongreso.
K-dino Mun (Londono) opinias, ke la enkonduko de esp-o en la edukejoj estas urĝa. Ni ĉiuj konfesas la neceson de l’lernigado de esp-o en lernejoj. Iuj pensis, ke tia postulo hodiaŭ ne estas aktuala, pro tio ke la nuna lernejo ne liveras por tio la idealan bazon, kiun ni deziras. Sed laŭ ŝi, eĉ se esp-o estus enkondukita en lernejoj kiel kutima leciono, ĝi havus egan valoron. Kaj ĉiuj por tio devas klopodi. Sed ŝi ne opinias oportuna starigi Komitaton. Ŝi raportas pri la agado de s-ro Butler en Britio dum la lastaj jaroj (vizito al lernejoj k atingo, ke en 85 lernejoj oni jam komencis instrui esp-on). Ŝi vizitis tri el tiuj lernejoj, kiam oni komencis instrui. Estas eble influi la lernejestrojn en Anglio k pere de ili enkonduki esp-on. Sed ŝi aŭdis, ke en Francio estas tute aliaj cirkonstancoj: oni ne povas enkonduki esp-on en lernejoj, krom se oni havas tutlandan leĝon. Ankaŭ en aliaj landoj la kondiĉoj diferencas. Tial ne valoras starigi la proponitan Komitaton. Momente ne estas praktike tion fari. Ŝi proponas akcepti jenan rezolucion: « La Kongreso konstatas post serioza debato, ke 1) la kondiĉoj k ebloj por enkonduko de esp-o en la lernejaj programoj laŭlande estas tre diferencaj; 2) ke la solvo de la problemo je granda parto dependas de la agado de la geinstruistaro. Tamen SAT principe subtenas la ideon de la propono k tial rekomendas al ĉiuj lokaj k regionaj organizoj, kiuj havas rilatojn kun SAT, ke ili subtenu la klopodojn farotajn.
La Kongreso komisias al la P.-K. respondi en tiu senco al la Publika Letero de K-do Kolĉinski. »
Ni devos ege labori, por influi la instruistaron. Jam ni havis la eblon enkonduki esp-on en lernejoj, k eĉ la registaro deziris tion, sed la afero fiaskis, ĉar ni ne povis trovi la instruistojn por plenumi la instruadon. Tio estas faktoj. Unue oni devas varbi inter la geinstruistoj, por influe subteni la proponon pri lernej-enkonduko de esp-o.
K-do Morcombe (Birmingham) trovas absolute necesa la enkondukon de esp-o en la lernejo. Unue necesas gajni la simpatiojn de l’geinstruistoj. Tiam ni estos pretaj, sed ne nun. Li opinias, ke rilate tiun taskon ĉiuj esp-istoj senescepte povus kunlabori. La agado de B.E.A. rilate lernejojn estas tre grava k laŭdinda. Sed, en marurbo, kie li libertempas, neniu demandis lin pri la signifo de lia verda stelo. Sed en sia loĝloko li observis, ke la infanoj, kiuj studis en la lernejo esp-on, poste ne praktikas esp-on, sekve perdiĝas por la movado. Tamen tiu laboro ne estas vana. La eduka laboro de SAT ne kuŝas en la lernejoj, sed devas okazi inter la proleta junularo, kiu per siaj spertoj scias, ke klaslukto estas fakto de la vivo. Ĉiu ajn, kiu lernas esp-on, pro la eco de tiu lingvo, estas devigata pensi laŭ monda, homa maniero. Li pledas por subteni ĉiujn klopodojn de propagando k respondas jese al la propono de l’Letero.
K-do Skot (Letchworth) subtenas la dirojn de K-dino Mun, escepte pri la konkludo. Ĉio, kion ŝi diris pri la diferencaj kondiĉoj, estas vera. Tamen, laŭ li, estas tre dezirinde, ke ni havu interrilatojn inter la esp-istoj ĉiuspecaj de div. landoj; la starigo de l’proponita Komitato estus tre bona afero, …precipe por la komitatanoj eble nur por ili! Iu (ne ĉi tie) diris: Unue ni devas havi Socialismon, antaŭ ol enkonduki esp-on en la lernejoj. Tio tute ne estas vera. Ĉiujare li (Skot) rilatas kun 60-70 altgradaj lernejoj en Britio. Li preskaŭ neniam trovas tian sintenon. Ĉiam li renkontas nur specon da intelekta snobismo rilate esp-on. Li citas profesoron, kiu verkis raporton pruvantan la neeblon de esp-o!! Al tiu profesoro li respondis, ke li mem estas esp-isto, ke sekve estas videble, ke la s-ro ne konas esp-on. Li volis juĝi ion, kion li ne konis. Tiel agas multaj. — En la SAT-kongreso oni estas dividita en du partiojn. Oni ne miksu politikan propagandon kun la enkonduko de esp-o en lernejoj. Oni povas fari sufiĉe gravan laboron. Li varbis sufiĉe multajn instruistojn, k tre malofte la inspektoroj vere malhelpas. Kiel eksperimenton ili permesas la instruon. Sed la afero malsukcesis pro manko de instruistoj. Li sukcesis tamen varbi unu lingvan instruistinon, tre valoran por nia afero. Por sukcesi oni devas ankaŭ havi grupon en la urbo, kiu subtenas k observas. Sen tio la afero ne sukcesas.
K-do Prent: Estas du flankoj, unu estas la principa, la alia la praktika flanko. Laŭ la principo ni povas esti mallongaj: certe malmultaj ne ŝatus la tujan enkondukon de esp-o en la lernejoj. Sed ni ne atendu el tio tro multe. Ni ne opinias, ke la enkonduko de esp-o en la lernejaj programoj havos kiel sekvon grandan kreskon de simpatio ĉe la lab.amasoj. Tiuj lastaj ne tiel facile reagas. Tial ni ĉiam daŭre k senlace propagandu en niaj medioj. Ankaŭ en Nederlando estas relative tre malmulte da geinstruistoj sciantaj esp-on. Se la registaro hodiaŭ konsentus pri enkonduko en lernejoj, ni starus antaŭ katastrofo pro la instruista problemo. (K-do Veenendal: 100 geinstruistoj sufi-
— pàgina 6 —
72 SENNACIULO
ĉas! Kaj ni havas 300.) Ni devas eviti, ke ni faru malpropagandon. Ĉar esp-o en Nederlando nun fariĝis iom pli konata, ol antaŭe. Hodiaŭ ni ne plu povas riski malsukceson k tiel eĉ kaŭzi malprogreson. Li subtenas la rezolucion de K-dino Mun.
La rezolucio de K-dino Mun estas voĉdone unuanime akceptita.
VENONTJARA KONGRES-URBO
K-do v. Biezen invitas nome de la Roterdama SAT-Rondo la 17-an Kongreson al Roterdamo. K-do Prent apogas tiun inviton nome de la nederlanda LEA-estraro. K-do Sulski sciigas, ke ankaŭ la Brusela SAT-rondo invitas letere la kongreson venontjaran al sia urbo. K-do Dean proponas, ke oni jam nun deziresprimu ankaŭ por la kongreso en 1938 k konsideru por tiu jaro favore la inviton de Bruselo.
Voĉdone la Kongreso deziresprimas por ROTERDAMO kiel kongresurbo en 1937 (kun favora konsidero de Bruselo por 1938). (kontraŭ 4 voĉoj). Bruselo ricevas 3 voĉojn.
LA GVIDREZOLUCIO, prezentita de la kongres-prezidantaro (oni legis la tekston sur la p. 62 de l’antaŭa n-o) estas sendiskute akceptita unuanime.
EKSTER LA TAGORDO
K-dino Mur klarigas, ke ŝi petis al K-do Germen prezenti sian pozicion, kion li faris letere. Ŝi opinias, ke oni povus diskuti sur la bazo de l’propono de K-do Germen, kiu, kun la celo atingi la unuecon de la lab.esp-istaro, deziras la starigon de komisiono kun IPE-anoj el K-doj, kies sentimentoj (bone klarigeblaj per la dolorigaj spertoj de l’pasinto) ne komplikas la traktadon.
K-do Sulski demandas, kial tiu propono ne estis sendita al « S-ulo », ĉar laŭ la Statuto principaj proponoj devas antaŭ la kongreso aperi en la oficiala organo.
La Kongreso decidas per 23 kontraŭ 17 voĉoj (multaj sindetenoj) aŭskulti INFORMCELE (sen akcepto pritrakti eventualajn proponojn) K-don Kibl (reprezentanton de IPE) k poste rekonsideri la proponon de K-dino Mur.
K-do Kibl (Londono) esperas, ke la Kongreso tiusence estos fruktodona, ke ĝi donos solvon al la problemo pri tutmonda unueco de lab. esp-istoj. Oni ne plu devas prokrasti tiel longe la solvon de tiu problemo. Tio estas vere danĝera. Ĉie en la mondo okazis unuiĝoj. Ni esp-istoj propagandas, ke la plej bona ilo por unuigi la proletaron tutmondan estas esp-o. Sed kiel ni povas tion aserti, dum ni mem estas malunuecaj? Se ni konstante prokrastas de jaro al jaro la unuigon? Dimanĉon, iu K-dino citis vorton de Kabaljeros pri la signifo de unueco. Por ni ĝi same valoras. La sindikata movado per sia reunuiĝo en Francio multe plifortiĝis poste. Se ni havus unuecon en la lab.esp.movado,, la samo okazus ĉe ni. Multaj « neŭtraluloj » estas kontraŭ la faŝismo, k ni devus unuigi ilin en niaj vicoj. Sed unue ni mem devas scii fari la unuecon. Kio estas unueco? Certe « unueca fronto » ne estas plena unueco. Nur lastjare via Kongreso sendis al nia Kongreso certajn proponojn, kiujn ni preskaŭ 100 %-e akceptis. Unu el viaj delegitoj helpis eĉ al verkado de la gvidrezolucio. Ni estas pretaj kunlabori laŭ viaj sugestoj. En la aero ne flugas skismo, sed unueco. Ni ne volas plu prokrasti la aferon per plurjara baraktado. Ĉiuj volas la unuecon: IPE volas ĝin, SAT volas ĝin, ISE volas ĝin.
Sed kiel atingi unuecon? Ne per konstanta ripetado: Vi venu en niajn vicojn, aŭ demando: Kial ni, kiuj forlasis SAT, ne volas la organiz-sistemon de SAT? aŭ per diroj: Ni konstante rigardas, analizas la organizan sistemon; k tial ni ne povas kompreni, kial vi ne povas akcepti ĝin. Estas unu sola vojo, unu sola pruvo pri la volo de unueco: Kion oni pretas oferi por unueco. Oni sendis la parolanton kun mandato por diri, ke organiza unueco estas atingebla sur bazo de reciproka cedemo. Antaŭ tri semajnoj okazis unueciga kongreso de la francaj lab.esp.federacioj FEO k FEP. Ili kuniĝis. Tiu kunveno akceptis alvokon, kiun bedaŭrinde mi ne povas tute legi, sed almenaŭ parte. (Oni alvokas al mondunueco, same kiel la hispaniaj k la poliaj K-doj). « Kiel povas efektiviĝi tia unueco? Laŭ sama vojo, kiel efektiviĝis nia unueco en franclingvaj landoj: per kunfando de ĉio plej bona en ĉiuj organizoj (kunigo de strukturoj, statutoj, estraroj, kasoj, stokoj ktp), per reciproka cedemo k fidemo. La unueca organizo tutmonda estu malfermata al ĉiuj lab.esp-istoj senescepte sur klasbatala bazo. Rilate al tendencoj, ĝi estu neŭtrala… F.E.T. insiste petas la tri grandajn organizojn ISE, SAT k IPE ĉesigi plej baldaŭ la skismon; ĝi proponas al ili komune organizi mondan unuec-kongreson dum aŭgusto 1937 en Parizo, nuna ĉefurbo de la lab. unueco — en sama tempo kiam okazos la mondekspozicio. » Li deklaras nome de IPE, ke ĝi pretas akcepti la bazon proponitan de FET. Certe ne estos eble trovi sur tiu bazo 100 %-an ĝuston laŭ la opinio de ĉiuj tendencoj, sed, laŭ li, organiza bazo, kiu kontentigas 100 %-e ĉiujn, ne ekzistas. Ni volas havi la liberon, labori laŭ niaj opinioj. Oni konstante asertas, ke ĉiuj tendencoj devas k povas kunlabori en SAT. Jen la vera bazo de l’afero. Kio estas tendenco? Ĉu partibileto? Kompreneble ne. Estas socialistemaj K-doj, kiuj laboras en SAT, aliaj ekster ĝi.
Vere oni povas diri, ke proksimume 2 tendencoj estas en la laborista esp.mondo. Unu tendenco opinias, ke esp-o estas ĉefe grava kiel kultura, interhelpa faktoro; sur la alia flanko staras IPE k ISE. Ili diras: Nuntempe la ĉefa afero estas la praktika laboro en la klasbatalo. Ni devas kunlabori kun la klasaj organizoj, proksime de ili k por ili. Tute ne valoras paroli pri partioj, kvazaŭ ne estus tendencoj. Ni havu liberan rajton fari nian proponon, nome: Estu unu monda federacio de la landaj esp.asocioj, kiuj lastaj havu aŭtonomion por sia regiono. En la kadro de la nova organizo oni povu fari ĉiun laboron, poresp-an, peresp-an k la praktikan laboron. Ĉe la kongresoj estu delegitoj de la sekcioj. Unu voĉo por 100 membroj. Kaj ankaŭ la individuoj en la kongresoj rajtu voĉdoni. Sur tiu bazo ni povus havi tre riĉajn kongresojn. Sub PEK-laboro ni ne nur komprenas gazetinforman laboron. Tio estas nur ero de la PEK-laboro. La plej grava afero estas la interkorespondado inter sindikatoj, laborejoj, fabrikoj ktp. En la diversaj landoj troviĝas helpantoj por tiu korespondado. Oni respondas al ni: « Ni povas fari tiun laboron en SAT, sed plej bone per la Frakcioj ». Nu, eĉ se la informservo funkcius sur partia bazo, tamen oni ne povus diri, ke la interkoresponda parto de nia laboro povus okazi sur partia bazo. Kiam okazas gravaj aferoj tie aŭ alie en la mondo, ni tuj volas ricevi salutleterojn el la koncernaj lokoj. Ekzemple okaze de grandaj strikoj. Ni tute ne akceptas la ideon pri partiserva informado. Se nuntempe la hispanaj Gek-doj povas kunlabori superpartie ĉe la barikadoj, ni ankaŭ povas partopreni la klasbatalon, tute ne nur ekskluzive en niaj partiaj medioj. Ankaŭ en la nova organizo la SAT-anoj havus bonan internacian organon, havus la kulturan k interhelpan flankon de la movado, ili povus do preskaŭ ĉion fari, kion ili faras nun. La bazo de la nova organizo estus nek 100 %-e nia, nek 100 %-e via; la individuoj havus gravan influon ĉe la kongresoj. La nova organizo estus bazita sur la firma bazo de la landaj organizoj. Se vi akceptas nian proponon kiel bazon, vi povus elekti tri K-dojn, ni tri, k ISE tri, en iu urbo, ekz. Parizo. Li petegas ne rifuzi, aŭ almenaŭ fari alternativan proponon. En proksima jaro estu unu tutmonda lab.esp.organizo.
K-do Dean malaprobas la politikon de BLEA-IPE; ilia agado malhelpis nin multe. La agoj de BLEA kaŭzis la fondon de SATEB. Kiel longe oni povus fidi al tiu Kibl? Ĉiuj celas al unueco k deziras ĝin. Sed li ne povas fidi al personoj kiel Kibl. Liaj paroloj ne koincidas kun liaj agoj.
K-do Sulski bedaŭras la personecan atakon de K-do Dean en tiu ĉi debato. Tamen li mem bedaŭras, ke IPE sendis Kibl kiel sian delegiton por prezenti sian proponon. Kibl faris tiom por detrui nian organizon, ke estas vere malfacile akcepti la vortojn de tia delegito. Se oni konas la K-don, kiu eldiris la parolojn, oni havas la ideon, ke tiuj paroloj ne estas sinceraj. Ni diskutu pri la propono de K-dino Mur.
K-do Southern (Cardiff) deziras starigon de komisiono pri unueco. Ni faras tre facile eraron, kiun faris Hitler k la germ. registaro, kiam ili substrekas la diferencon inter nacioj. Ni devas trovi manieron por kunlabori. Rigardu la vivmetodon en la naturo. Ĉio, kio vivas, plimultiĝas k poste disiĝas per dividiĝo, k poste estos tendenco por interbatali. La problemo por la homaro estas venki tiun ĉi batalemon. Laŭ lia opinio ankoraŭ ne venis tempo por tro precizigi organizan unuecon. Ni devas aranĝi nian organizon tiel malprecize k sufiĉe liberece, por enteni ĉiujn diversajn vidpunktojn por sama celo. Ni forte bezonas vojon por kunlaborado.
K-do Skot trovis la diron de l’prezidanto tro persona. Certe delegitoj de IPE devas esti bonakceptataj de ni; ankaŭ ni trovis bonakcepton ĉe la IPE-kongreso. Ŝajne la paroloj de K-do Kibl forte skuis nian prezidanton. Se unueca komisiono sukcesu, tio dependas de la elekto de l’personoj. IPE proponis tri komisionanojn en Parizo k konsentis akcepti iun ajn de SAT. La sinteno de la P.-K. kondukas al la pereo de SAT. Se oni ne povas kunvivi amikece kun SAT, li ankaŭ foriros. Pri la organiz-propono li ne volas diskuti; pri tio li nenion aŭdis en Antverpeno. Oni tie ne diskutis pri organiza unueco. Ni devas havi la emon por kunlabori rilate al PEK ks. Krom du personoj ĉiuj montris konsentemon en Antv. Li tre bedaŭris, ke oni elektis Malfère en la komisionon pri unueco, k kontraŭis al tio. Li volus ĉiun alian krom Malfère. En ĝi ne estu niaj malnovaj gvidantoj. Li ne kredas ĝin starigebla en Parizo; do ĝi estu en Londono.
K-do Prent: La problemo estas tre grava. Certe. Sed ni konsideru kial la problemo estas grava. Nur pro tio ke ili mem kaŭzis ĝin. Se ne estus okazinta la skismo, ni ne havus la problemon. K-do Kibl diris, ke kunigite la fortoj multobliĝos. Kiel: 2 + 2 = 4. Sed tio estas nur vera en matematiko. Se ni kunigus SAT kun aliaj, la rezulto tre verŝajne proksimus al nulo. Li aludis la devizon « For la Neŭtralismon », sed BLEA mem kunlaboras kun la burĝoj k faŝistoj, kiuj estas en Londono, en komuna federacio. Oni proponas al ni delegitojn kun voĉrajto por 100 membroj k samtempe oni volas doni voĉrajton al unuopaj membroj. Kia stranga miksaĵo! La nova organizo konsistus el landaj federacioj. Konsekvence SAT devus cedi sian organizformon. IPE pretendas esti tre cedema. Nu, mi tute ne rimarkis tion en Antverpeno: Kiam oni proponis ŝanĝon en la statuto, ili ne volis fari tion, tute ne. Pasis tuta jaro, k ankoraŭ oni ne faris tiun ŝanĝon. La klasbatalo efektiviĝas tra niaj politikaj organizoj k sindikatoj. La esp-a movado ne povas havi la taskojn de l’politikaj partioj k sindikatoj. Ĝi ne devas konkurenci tiujn organizojn. Kibl sugestis, ke
[REKLAMO p.6] Ĵus aperis: N. BARTELMES — JUNECA ARDO — Rakonto pri junuloj. Kun tutpaĝa titolbildo. 120 paĝoj. Form. 13 × 19. Prezo: 7.50 fr. fr. — SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20
— pàgina 7 —
SENNACIULO 73
IPE estas proksima idee al ISE. En Holando oni diras tute la malon. En PEK-laboro k kun komplika novaĵ-aparato ni nepre malfruos rilate la nacilingvajn informservojn, ne posedante tiom da rimedoj. Fakta rezulto de l’IPE-propono estus cedo de l’organizformo de SAT, kiun ni ĝuste opinias necesa. Ni posedas komunan lingvon, do ni ne bezonas apliki la samajn principojn kiel malsamlingvaj organizoj. Por interkorespondado ni ne bezonas tradukservon. Al la gazetoj oni emas tro faciligi la aferon. Se oni tiel helpas al ili per tradukado, ili neniam mem entreprenos klopodi por disvastigi k ellerni esp-on. Starigi komisionon havas nenian sencon, ĉar SAT deklaris, ke ĝi estas malferma por anoj de ĉiuj tendencoj. IPE ne estas malfermita. Fondi Internacion el diversaj tendencoj ne estas ebla. Tiu kunesto de l’tendencoj nur eblas en sennacieca organizo. Ni ne sendu delegitojn, ĉar tio estas malŝparo de tempo k mono.
K-dino Glodo diras, ke ŝi estis unu el la 6 komisionanoj, kiuj preparis la unuecon de l’federacioj en Francio; ŝi ankaŭ estas la kasisto de l’nova federacio (FET). Oni do ne povas diri, ke ŝi estas kontraŭ-unueca. Sed tio, kio okazis en Francio, laŭ ŝi ne povas influi la SAT-aferojn. Kibl parolis pri reciprokaj cedoj. Oni devas konfesi, ke temas nur pri vortoj. En Francio ni batalis por tio k atingis, ke la nova Federacio (FET) havu kiel taskon nur propagandon k instruadon de esp-o. Farante la poresp-an laboron, FET do ne povas influi la peresp-an agadon de SAT. Kibl diris, ke la skismo ne plu flugas en la aero, ke unueco flugas. Sed kiu scias, kio okazos post du-tri jaroj? Ĉu nova skismo? Ni ne scias. Ĉu ne estus pli racie, ke tiuj, kiuj blovigis la skismon, nun ĉesu blovigi, praktiku unuecon? Ni unueceme en nia gvidrezolucio ĵus alvokis la foririntajn K-dojn, ke ili ariĝu k trovu sin hejmece en SAT. Kiam la skismo okazis, oni faris al ni ĉefe tiun grandan riproĉon, ke ni estas kontraŭrevoluciuloj. Pri tiu riproĉo de kontraŭrevolucieco oni ne plu parolas. Eĉ en Francio ni prezentas la pli revolucian flankon. Skismigintoj proponis al ni mildigi la statuton per forigo el ĝi de la vorto « klasbatalo ». Nur la strukturo dividas nin. Sed tiun strukturon en antaŭaj jaroj jam akceptis multaj K-doj, kiuj estas en IPE. Estas la samaj K-doj, kiuj hodiaŭ malakceptas ĝin. Estas la samaj ĉefoj, kiuj vokis al la skismo. Verŝajne ne nur en Francio, sed tutmonde estas same. Kunlaborante en franca LEA, ni trovas ĉe la kapo la samajn ĉefojn, kiuj siatempe akceptis la strukturon de SAT. Ni voĉdonis kun ili en FET rezolucion, parolantan pri reciproka cedemo por unueco. Jes, ni estas pretaj fari gravan cedon: ni estaj pretaj forgesi ĉiujn insultojn, ĉiujn batojn k kalumniojn. Ni estas pretaj akcepti ilin en niaj vicoj. Laŭ ŝi tio estas granda k tute sufiĉa cedo. Se ni akceptus la diskuton kun IPE, ni estus antaŭ la fakto: Tiuj K-doj, kiam ili estis en nia asocio, ne sukcesis interne transformi nian strukturon k asocian vivon. Kaj nun ili venas el ekstere k volas denove diskuti kun celo doni alian bazon al komuna organizo. Tio estas neakceptebla. Ili atingus do tion, kion ili ne atingis per la skisma ago, per kiu ili nur sukcesis vundi nin. La propono de IPE pri delegitoj estas neakceptebla. Multaj K-doj pro manko de laboro aŭ pro manko de libero ne venas al niaj kongresoj. Tiuj K-doj havas la rajton vivi en nia asocio. Per la delegitsistemo oni sufokus ilian demokratecan esprimliberon. Al la diroj de K-do Prent pri PEK-laboro ŝi aldonas, ke ni ne bezonas tian servadon. La koncernaj priservatoj ellernu esp-on, tiam ili ne bezonas plu tradukistojn. Ni ne estas el tiuj, kiuj asertas ke la tempo dediĉita al esp-o estas ŝtelita al la laborista movado… Ŝi petas voĉdoni kontraŭ la propono.
K-do Frodelund (Odense) rimarkigas, ke 90% el lia LEA apartenas al la social-demokratio. Sekve oni en Danio ne tiel multe spertis la skismon. Tamen ni deziras unuecon en la tutmonda lab. esp. movado. Nia estraro volas doni sian subtenon al ĉiuj ekzistantaj lab.esp.internacioj. Se ni povus iel sukcesi fari kunlaboron inter ISE, IPE k SAT, nia LEA donus subtenon al tio.
K-do Veen: La alvoko al unueco sonis. Antaŭ jaroj flugis komuniko, kiu trafis SAT k rabis al ĝi tutan regionon. La gazetoj ne plus rajtis esti legataj tie, la anoj ne plu povis membriĝi en SAT. Oni eĉ rabis grandan monsumon al SAT, organizo, kiu havas la sencon de unueco. Ĉu la K-do, kiu ĉi tie diris ke unueco flugas en la aero, aludis per unu sola vorto pri la fakto, ke estas proletaj esp-istoj en granda regiono de la mondo, kiuj volus legi niajn gazetojn, sed ne rajtas tion? Nenion ni aŭdis pri tio. Por kiu celo do kunlabori kun ili? Kiel ekzemplon li citas la laboron en la nederlanda regiono. Oni sukcesis starigi modelan organizon. Ankaŭ tie oni foje devis batali kontraŭ la skismon, sed ni sukcesis arigi ĉiujn en nia asocio. Pro tiu unueco, kiun ni atingis, kreskis nia movado en kelkaj jaroj de 75 ĝis preskaŭ 5.000 membroj. Nur malmultaj diris, ke ilia loko ne estas en nia federacio, ke tio ne estas unueco. La intrigantoj eĉ ne hezitis ĉiamaniere enpenetri la organizon. Sed forte staras la federacio sur sia unueca bazo. En ĝi kunlaboras ĉiuj por la idealo, kiun ni deziras efektivigi, sur sana bazo. Kaj ili ne deziras, ke tiu bazo estu forrompita de intriguloj. Ĉi lastaj komprenu, kion ili faris: ili pripensu, ke en iu regiono oni ne rajtas ricevi niajn informojn, kiuj estas veraj; oni tie ne rajtas koni niajn aferojn.
K-dino Mun: Ni devas forgesi la pasinton ĝis ia grado. Ni devas vidi: jen estas IPE, jen estas SAT. Tute diferencaj ideoj pri organizformo. La bazo ŝajnas tute diferenca. Kiel do oni povus kunfandiĝi? Tio laŭ ŝi estas perdo de tempo trakti pri tio. Nu, tian diron ŝi ne subtenas. Estus bone kunlabori, se eble. Lastjare okazis elekto de tridelegita komisiono por intertrakti kun tri IPE-anoj. Ĉu ili ne kunvenis? Kial tiu komisiono ne renkontiĝis? Ŝi deziras, ke la Kongreso esploru la eblojn pri kunlaboro.
K-do Bartelmes (P. K.): Ni aŭdis nun la reprezentanton de IPE k ankaŭ la diversajn voĉojn de SAT-anoj pri la unueca problemo. Estas al mi neeble respondi al ĉiuj, ĉar mia laboro kiel protokolanto-stenografo malhelpas min iagrade koncentrigi mian atenton al la senco de l’debatoj. Cetere ampleksa respondo ne necesas. Pluraj K-doj tre bone precizigis la SAT-vidpunkton, k ankaŭ ni ne forgesu, ke la Gvidrezolucio ĵus akceptita de ĉiuj klare respondas, kiel ni vidas la unuecon; ni vidas ĝin en la kadro de SAT. Ripetfoje dirite: SAT estas larĝe malferma al ĉiuj klasbataltendencaj esp-istoj, sen konsidero pri personoj. Sekve eĉ K-do Kibl povus realiĝi al SAT, k ni promesas al li forgesi pri la rolo, kiun li ludis en la skismo, kondiĉe ke li montru sin lojala en niaj vicoj. Ni ne batalas kontraŭ personoj, — kvankam, parenteze dirite, mi ne havas favoran impreson pri K-do Kibl, kiu svarmis la tutajn tagojn en la kulisoj k prilaboris unuope niajn K-dojn — rolo iom tro aktiva por gasto… Sed ni neniel intencas cedi rilate nian organizan strukturon k nian vidpunkton pri taskoj k celoj de l’lab. esperantismo. La proponoj de Kibl ne multe kuraĝigas min, k kreo de komisiono — cetere kontraŭa al la senco de la Rezolucio de ni akceptita — laŭ mi ne povus alporti solvon al la afero. Mi tial proponas malakcepti la proponon pri komisiono.
Por klarigo al K-dino Mun: SAT neniam elektis delegitojn por komisiono, sed nur delegitojn al IPE-kongreso, kiuj ne havis decidrajton, sed nur la taskon ĉeesti la kunvenojn, informiĝi pri la sinteno de IPE k poste raporti al la P.-K. Estas vere, ke la IPE-kongreso komisiis tri komisionanojn, kun kiuj tamen la P.-K. ne kontaktiĝis, ĉar intertempe ni ricevis tute malbonspiritan leteron de la IPE-centro en Leningrado (menciitan en nia Raportaro), kiu forprenis ĉiun bazon por traktado. Pri la sekvo legu cetere en la junia « S-ulo ». Tiaj komisionoj havus sencon, se ekzistus jam komuna koncepto. Ankoraŭ la ĵusaj paroloj de K-do Kibl montris al ni, ke tia komuna koncepto ne ekzistas. Ni ne ludu plu rolon en similaj komedioj. Ni komprenigu al la K-doj, ke la unueco devas fariĝi sur la bazo de la statuto de SAT, interne de nia asocio. La unueca spirito — ĝi esprimiĝas en nia statuto, ĝi regas en nia asocia vivo.
K-dino Mur bedaŭras, ke oni kunfandis la proponojn de K-do Kibl kun la propono de ŝi prezentita. Estas sensencaĵo aserti, ke BLEA kunlaboras en Londono kun faŝistoj. Tio ne estas la spirito, en kiu ni devas solvi la gravajn problemojn. Ŝi vere trovas nur unu argumenton kontraŭ sia propono: ke la kongreso jam voĉdonis, k ni ne devas plu voĉdoni. Ŝi havas la impreson, ke la aliaj ne volas eniri SAT-on. Se ni volas fari ĉion, kion ili volas fari, nu, tiam ni havas unuecon. Laŭ ŝi, ŝia partio iras sur la rekta vojo. Vi pensas la samon pri la via. Oni ne devas diri al la alia: Ni iru nian vojon.
K-do Sulski (prezid.) relegas: 1) la proponon de Gek. Germen-Mur pri unueckomisiono; 2) proponon de K-dino Glodo, ne voĉdoni pri la prop. Germen, ĉar la Gvidrezolucio solvis la problemon: ni firme staras sur niaj bazprincipoj; la unueco devas okazi interne de SAT. — La prop. de Germen-Mur estas malakceptita per 45 kontraŭ 8 voĉoj.
K-doj Bartelmes k Sulski finvorte laŭdas la bonegan organizadon de l’kongreso, la trafan laboron de l’O.K.K. k dankas la fervorajn organizintojn, kiuj espereble rikoltos, kion ili semis. Nenia plendo aŭdiĝis. Ni ĉiuj ĝuis la manĝojn ĉe l’kongresa bufedo, la senpagajn tramojn k aŭtobusojn, la bonan radio-disaŭdigon, ktp ktp. K-do Sulski aparte konstatis kun plezuro, ke pli multe da K-dinoj, ol en antaŭaj kongresoj, partoprenis en la diskutado.
K-do Sugar (OKK-sekretario) respondas per kelkaj afablaj vortoj.
La Kongreso finiĝas per « La Internacio ».
Faka Movado
ESPERANTO EN LA SERVO DE LA TEKNIKO
Dum la 16a SAT-Kongreso en Manĉestro okazis eksperimento, kiu denove pruvis la utilon de esp-o en la sfero de la tekniko k de la sindikat-organizado.
Okazis malgranda fakkunsido por[?] grafikistoj el diversaj landoj, ekspozicio de presaĵoj, k vizito al kooperativa presejo.
Pensuloj dum jarcentoj revadis pri tempo, kiam lingvaj bariloj ne plu ekzistos. Jen, vidu ĉetable sidas kolegoj el kelkaj landoj; ili sin anoncas: mi estas… el Parizo, mi estas… el Amsterdamo, ktp. Ili parolas pri organizproblemoj rilate al la presindustrio; faras decidojn. Nenecesas interpretisto — la kolegoj parolas, ĉiuj, esperantlingve!
Denove rigardu: ĉe la ekspozicio ni vidas, ke gekolegoj en foraj landoj helpis al sukceso per ensendo de multaj specimenoj de la presarto. Tie ni vidas la mirindajn « Monotype »-bildojn (faritajn el punktoj k ornamaĵoj), k la teknikajn gazetojn, kc., hungarajn, kiujn Mici Jurak (Budapest) sendis al ni. Jen Sveda presaĵo multspeca de Signe Berggren (Malmö) k de Nils Ronnback (Stokholmo); ĉeflanke, la kontribuo nederlanda, kiun kunportis kongresano ten Hagen (Amsterdamo). Rigardu la trikolorajn bildojn k la broŝurojn senditajn de esperantisto el Moskvo, k la interesplenan kolektaĵon de iu germana kompostisto. Jen japanaj broŝuroj k gazetoj, jen ĉinaj, ktp.
Kaj nun atentu, k komprenu, ke unu K-do, per la afabla helpo de gekolegoj diverslandaj, kiuj laboras en la sama industrio, faris la kolektadon per esperanto. Ĉu necesas substreki la valoron de ĉi tiu lingva rimedo por tiaj kulturaj celoj? Ni, la estontaj mastroj de niaj propraj vivoj, devas havigi el la tutmonda la plej lastajn helpilojn tiucelajn. Ĉu ĉi tiu malgranda ekspo-
— pàgina 8 —
74 SENNACIULO
zicio ne montras al ni la vojon? Nur per la komparo oni povas juĝi pri la grado de la Progreso. Per esp-o oni en ĉiuj fakoj povas havigi materialon el aliaj landoj. Se la produktaĵo ne estas transportebla, oni povas ricevi de spertuloj detalajn priskribojn. Konsiderinda punkto por metiistoj, kiuj ne jam estas pripensintaj ĝin.
Kaj laste. 24 (ne ĉiuj grafikistoj) gekongresanoj vizitis presejon. Ili estis el ok landoj. Ili aŭdis la klarigojn en unu lingvo komuna al ĉiuj — esp-o. Multajn demandojn ili faris k tuj ricevis klarigojn k informon, ekzemple pri la teknikaj manovroj, pri salajroj, pri laborkondiĉoj, pensioj, kc.
Sufiĉas! Jen en unu relative malgranda kongreso estas videbla, kvazaŭ epitome, bildo de la estonta funkciado socia de la homaro. Homo parolas rekte kun homo. Lingvolimoj ne plu ekzistas.
Gek-doj! Komunaj estas niaj suferoj, komunaj niaj bezonoj; komune ni penu forigi tiujn suferojn k plenumi niajn bezonojn.
Sed, por atingi plensukceson tiucele, komuna devas esti nia lingvo; nia esperanto!
VARLI (17040).
KURAĜIGAJ LETEROJ
La voko estis aŭdita! Inter la leteroj ricevitaj (k akompanitaj de monsumo) ni citas hodiaŭ du voĉojn, kiuj ne bezonas komenton:
« Ĉu vane la P.-K. alvoku nin por ŝtopi la breĉon? Ne. Ni ĉiuj alportu nian brikon, SAT-anoj, kiel legantoj de nia ŝatata «S-ulo». Atentu, ke vi, legante ĉi tiun, tenas en viaj manoj unu el la plej disvastigataj esp. gazetoj de la mondo. Kaj tiu ĉi nia « S-ulo » elkreskis ne el grandiozaj donacoj de entuziasmemuloj, sed el optimismo k sindonema laboro de la fondintoj de SAT. Jaroj pasis. Nia ŝipo plugadis ĉiujn oceanojn de la mondo. Ofte uraganoj skuegis ĝin. Ofte ĝi havis tre grandan k danĝeran flankenkliniĝon, kiam la vento pleje bruadis en la ŝnuregaro. Ĝi skuiĝis en danĝera proksimo de submaraj rifoj. Sed ĝi saviĝis. Dank’ al fervoro k sindonemo de nia gvidantaro k malavaraj Gek-doj nia ŝipo hodiaŭ troviĝas en pli senventa haveno. Ni montru nian oferemon per alporto de niaj brikoj, transformeblaj en fr. frankojn. Ni montru al la gvidantoj nian plenfidon. Ni estu helplaboristoj, ili konstruistoj. — G. S. (5663). »
« K-doj, kvankam mia financstato fakte ne permesas al mi, pro longjara senlaboreco, denove fariĝi ano de SAT, mi tamen hodiaŭ decidis renovigi mian membrecon… k sendi la dek fr. frankojn por la likvido de la monŝuldo, ĉar mi ne volas ke SAT pereu. Mi estis SAT-ano dum 5 jaroj k ŝatas nian Asocion; pro tio mi transsendis al vi la 3 guldenojn, kiujn mi donace ricevis de parenco!… J. L. (16.458). »
48. LISTO
- R. G. Fischinger, Hago … fr.fr. 10.—
- Kamarado neriĉa … 4.—
- J. B. Rasenberg, Roterd. … 10.—
- K-dino Chapotot, Parizo … 10.—
- Pugmire, Liverpulo … 7.50
- J. Ege, Los Angeles … 10.—
- M. V. Aelst, Bruselo … 9.—
- F. L. E. Sekcio, Antverpeno … 51.—
- J. Piron, Paris … 5.—
- Erbaro, Paris … 5.—
- E. Ducret, Vevey … 5.—
- J. Kerr, Denver … 15.25
- G. Chedernail, Nantes … 25.—
Arts Graphiques, s. c., ch. d’Haecht, 201, Brux. Gérant: J. VAN TRIER. Editeur responsable: L. GLODEAU.
Esperanto en Sovetio
La artikoleto en n-o 443 ne spegulis la veran pozicion de esp-o en Sovetio, almenaŭ en Leningrado k Moskvo, kiujn mi vizitis antaŭ nelonge. Tri K-doj en Leningrado kore bonvenigis min, igis min honora membro de SEU k traktis min vere kiel reĝon. Ili kondukis min senkoste ĉien (en kinejon k teatrojn), al ĉia speco de fabriko, — kiujn sen ili mi neniam sukcesus eniri, ĉar ĉiu ofico k fabriko estas forte gardataj de armita soldato. Esp. K-do Mejzel devis multe klopodi por akiri permeson por mi viziti fabrikojn. Mi renkontis en Palaco de Laboro proks. 100 K-dojn farantajn PEK-laboron. (Mi plendis al ili nome de BLEA pri ofta nerespondo al leteroj k malzorga respondo al demandoj. Ili respondis, ke oni ofte nelegeble adresas aŭ ne metas la adreson entute, k ke pri la alia plendo la PEK-centro leningrada ekzistas por solvi). SEU disponas abunde da mono, sed la disvastigo de l’movado laŭdire dependas de l’kresko ekster Sovetio. Okazis jarkunveno kun ekspozicio ĉe marista klubo. Laŭdire la klubo ricevas 300 leterojn semajne. Pli ol 500 personoj (geknaboj, gelaboristoj k maristoj) ĉeestis la kunvenon. K-do Majzel distribuis pli ol 100 libropremiojn al geknaboj. Okazis poste paroladoj en bona, tre flua esp-o.
Mi opinias, ke esp-o longe dormis en Sovetio k nun ĝi vekiĝas denove; en ĉiu fabriko nun troviĝas grupetoj. Nur du aferoj malhelpas esp-on: unue terura manko de papero por libroj, due devigo al ĉiu laboristo studi teknikon de metio; do ofte mankas tempo por aliaj aferoj. Mi alvokas la K-dojn ĉiam aŭskulti la leningradajn radio-disaŭdigojn en esp-o k sendi instigajn poŝtkartojn, ĉar tiuj servas kiel kontrolilo pri la disaŭdigoj. T. ALDVORTH.
RED. NOTO. — Fakte la rakonto pri spertoj de K-do T. A. en UNU urbo ne refutas la informojn, kiujn ni komunikis en n-o 443, k ankaŭ ne senvalorigas la ĝeneralajn konkludojn, kiujn ni faris. Povas ja esti, ke malgraŭ la mankoj, pri kiuj ankaŭ K-do T. A. ne silentas, iuj entuziasmaj k celkonsciaj propagandistoj (kiel ŝajnas esti en Leningrado) scias rikolti por la movado. Tiom pli bone!
Frakcia Vivo
SENNACIISTA FRAKCIO
En la lasta n-ro de « Herezulo » ni informis ties legantojn, ke la 7-a k 8-a n-roj estos presataj k ekspedataj ĉu el Hispanio, ĉu el Portugalio. Dum sia ĉeesto en Barcelono K-do Lanti aranĝis la aferon kun la tieaj K-doj. Sed pro la postaj okazaĵoj en Hispanio la aranĝo ne povis funkcii. Pro la politikaj kondiĉoj en Portugalio ne eblas eldoni tie tian organon, kia estas tiu de la Sennaciista Frakcio. Sekve la apero de la 7-a n-o de « H-ulo » estas prokrastita, k nun ni ne scias ankoraŭ kie ĝi povus esti presota k ekspedota. La abonantoj tamen povas esti trankvilaj: ili post ne tre longa tempo ricevos 32-paĝan kajeron, kiu duoblece konsistigos la 7-an k 8-an n-rojn.
* * *
Tial ke kelkaj internaciistaj gazetoj mallojale k daŭre provas kredigi al siaj kompatindaj legantoj, ke la sennaciismo estas la oficiala ideologio de SAT, ni ripetas — k ne laciĝos ripeti, tiom longe, kiom mallojaluloj trompos —, ke nia tendenco ne havas — k ne postulas — en nia komuna, ekstertendenca Asocio pli da rajtoj ol la aliaj tendencoj.
Pri ĉio, kio rilatas al Herezulo k al la Sennaciista Frakcio, oni bonvolu sin turni al: K-dino R. Roberts, 1, Caister Ave., Whitefield, Manchester, Anglio. (Notu la ŝanĝitan adreson!)
KOMUNIKO DE BOLENFRASAT
« La Permanenta Revolucio ». Kial la bolŝ-leninistoj estas kontraŭ la Popolfronto, por la proletara unuecfronto? Kiajn devizojn ili havas en tiuj landoj, kie jam ekzistas popolfronto? Kial la bolŝ-len. estas por la revolucia defajtismo (malvenkismo) en ĉiuj imperiistaj landoj, ne nur en la faŝistaj, sed ankaŭ en la « demokratecaj », ne nur en la « atakintaj », sed ankaŭ en la « neŭtralaj » k « atakitaj » imper.landoj, ne nur en la landoj, kiuj kontraŭbatalas Sovetion, sed ankaŭ en tiuj, kiuj estas « amikaj » al Sovetio (Francio ktp)? Kial la nova direktoŝanĝo de « Komintern » estas nur sekvo el la kontraŭmarksisma, kontraŭleninisma politiko de la « socialismo en unu lando », oficiala teorio de Kominterno depost 1926? Kial la « socialismo en unu lando » devigas al likvidiĝo de la Kom. Internacio?
Respondojn vi trovas en la sepa kajero de la « permanenta », kiu enhavas i.a. ankoraŭfoje « La 4-a internacio k la milito » (tute!), plie diversajn aldonojn. Prezo: 0.20 dan., sved., norv. kr., 1 ĉeĥa kr., 0,15 gmk, 0.10 hol. gd., 0,05 dol., 0,75 fr. fr. ktp aŭ 1 resp. kupono. — Kontraŭ la Sankta Unio, por la daŭrigo de la klasbatalo, por aliigo de l’imperiista milito en civitanmiliton, por la revolucia defajtismo en ĉiuj imper. landoj, proletoj ĉiulandaj unuiĝu.
OĈJO.
La Radio-sukceso de SAT en Britio
« The British Esperantist » (septembro) rekonas per entuziasmaj k gratulaj frazoj la gravan venkon, kiun SAT-anoj elakiris, okaze de la Manĉestra Kongreso, sur la radio-kampo. Rimarku, ke la Radio-Komitato de B. E. A. (landa asocio de U.E.A. en Britio) dum jaroj vane klopodadis venki la obstinan reziston de l’B.B.C. (Brita Brodkasta Korporacio), doni lokon en siaj programoj al la esperanto-movado.
Kaj jen la diablaj SAT-anoj sukcesis atingi, ke por la unua fojo brita radiostacio disaŭdigis esperanton dum kvarona horo! Estos malfacile al U.E.A k al IPE ignori k prisilenti tiajn fruktojn de la agado de SAT, same kiel tiuj rondoj malgraŭ ĉio ne povis kaŝi, ke SAT iniciatis k efektivigis la eldonon de unu el la plej gravaj verkoj de la esp-a literaturo: la Plena Vortaro de Esperanto.
Malgraŭ bojkoto de kiu ajn flanko… nia movado disvolviĝas…
En nia movado
(Kroniko)
FINLANDO. En Turku estas fondita la 3-an de aŭgusto unua laborista esp.grupo. Tiu klubo ŝajnas esti tre vigla, kompare kun la aliaj, neŭtralaj kluboj en la lando. Kun la Lab.Esp. Klubo en Helsinki ĝi reprezentas novan ekiron de l’lab. esp.agado en Finlando. La novaj grupoj rilatas neŭtrale al ĉiuj lab. esp. mond-asocioj.
PORTUGALIO. La 31-an de julio K-do Lanti vizitis la « Pogresemajn Amikojn » en Barreiro. Li estis akceptata ĉe la elŝipejo de multaj geesp-istoj, kiuj akompanis lin ĝis la sidejo, kie SAT-ano 1004 salutparolis je la nomo de la tre forta grupo k K-do Lanti respondis k paroladis pri esperantisma temo. Krome K-do Carmo parolis je nome de l’administra komitato de LESPA. Cent ĉeestintoj.
Korespondado
(Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.)
NEDERLANDO. Esperanto-grupo dez. koresp. kun Gekam. ĉl. Resp. garant. Adreso: M. Wallaert, Raephorststr. 45, Rotterdam.
La legantoj konstatos, ke ni ŝanĝis la presejon. Tamen, kiel ĝis nun la preso estos tre bone prizorgita. Eĉ la komunikoj inter Parizo k Bruselo estas pli rapidaj ol inter Parizo k Annemasse — avantaĝo por nia redakcio.
Núm. 446, 25 d’octubre de 1936
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 446 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. OKTOBRO 1936
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Roterdamo, la kongresurbo por 1937
[BILDO p.1 | 22,44,74,74] Foto de la haveno de Roterdamo: grandaj ŝipoj kaj gruoj sub nuba ĉielo, malgranda boato sur la akvo antaŭe; en ruĝa kadro.
Kvankam la nunjara kongreso okazis nur antaŭ kelkaj monatoj, kvankam la jaro 1937 ankoraŭ ne sin anoncis, tamen Roterdamo jam nun aŭdigas sin por senprokraste komenci altiri la atenton de ĉiuj SAT-anoj k de ĉiuj lab. esperantistoj.
En Roterdamo do okazos la 17-a kongreso de SAT, almenaŭ se la mondo ne ankoraŭ plifreneziĝos, se la mondo ne estos grandega sangejo, kie homoj plej kruele ĉesigos la vivojn de aliaj homoj, kie homoj, ne konante unu la alian, murdos sin reciproke pro naciisma freneziĝo, la kronika malsano de ĉi tiu kapitalismo.
Jes, se okazos venontjare ĉi tiu katastrofo, tiam la Roterdama O. K. K. estos senpova, tiam ĝi eble renkontos la eksterlandajn samcelanojn en aliaj cirkonstancoj, sur aliaj lokoj, tro teruraj por eĉ pensi al ili.
Gek-doj, ni esperu, ke io tia ne okazos! Ni faru ĉion eblan por eviti ĉi okazontaĵon; sed domaĝe, ni ne multe povas kontraŭagi, ĉar nia potenco estas eta, prudentaj vortoj ne estos aŭskultataj, noblaj agoj rigardataj kiel ŝtatperfido.
Tamen, tiom pli nia tutmonda organizo laboras en tempo, en kiu ĝi povas labori, tiom pli nia SAT-movado penadas liberigi siajn membrojn de ideoj, altruditaj al ili de iliaj registaroj pere de gazetaro, radio, filmo ktp.
SAT laboradas por kreskigi ĉe la membroj la sentojn de Homeca solidaro. La kongresoj estas grava parto el tiu kultura, hominda tasko ĝia.
En niaj kongresoj ni sentas milfoje pli la frenezon de la naciaj militoj ol inter niaj samnacianoj. Jes, eble nur ni plene konsciiĝas pri la krimeco de la milito k ĝiaj preparoj, kiam ni en niaj kongresoj, diskutante en unu lingvo, sidas brak-ĉe-brake kun homoj el aliaj landoj, sed kiuj, pro tio ke ili parolas la saman lingvon, ŝajnas al ni esti samurbanoj.
Tial la Roterdama O. K. K. instigados la SAT-anaron veni al Roterdamo, centre lokita grandurbo. Ĝi propagandos por la 17-a kongreso de SAT ĉiamaniere k ĉiuloke. Kaj malgraŭ tio, ke la tempo por tutmondaj kongresoj, precipe laboristaj, ĉiam pli malfavoriĝas, ĝi tamen ne lasos sin timigi de pesimismaj antaŭdiroj k plene fidas al la sukceso de la 17-a SAT-kongreso, okazonta en Roterdamo. Tiu sukceso kompreneble nur povas realiĝi, se la SAT-anoj k tiuj lab. esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al SAT, tute konsciiĝas pri la gravo de tutmonda kongreso esperantista. Ĉar de tiu konsciiĝo grandparte dependas ilia veno al la kongreso.
Ni bone scias, ke ankaŭ aliaj gravaĵoj ludas grandan rolon: la bezonata mono, libertempo k.s. Sed se ni nun jam faras planon viziti la 17-an SAT-kongreson, ni havas multajn monatojn por ŝpari iom da mono k por klopodi akiri ferion en la komenco de aŭgusto.
La O.K.K. aparte atentos la gastigadon de la partoprenontoj k plej verŝajne al ni eblos gastigi ĉiujn ĉe esperantistoj, ĉar la venontan jaron certe estos en Roterdamo pli ol mil laboristaj esperantistoj. La kongresanoj do senkoste aŭ kontraŭ malgranda kompenso povos gastadi ĉe samcelanoj. Ili do povos eviti la multekostan hotelvivon.
Ni devas konfesi, ke Roterdamo ne estas urbo, kiu povas konkuri kun urboj ĉe la Riviero, Parizo aŭ alia metropolo rilate belecon. Ĝi estas ordinara havenurbo kun preskaŭ 600.000 loĝantoj. Ĝi estas ligita kun Germanio per la rivero Rejno, kiu ĉe Roterdamo nomiĝas Maas. La ĉirkaŭaĵo de la urbo ne estas monteca nek arbara, sed tamen pitoreska. La distanco inter Roterdamo k la Norda maro estas 23 kilometroj. Kiuj do ŝatas viziti la strandon k la nederlandajn banlokojn, certe trovos okazon. Sed ni estas konvinkitaj, ke la SAT-anoj ne venos al ni speciale por turistaj ĝuoj. Tial ni ne ŝatas fanfaroni pri la vidindaĵoj de nia urbo, ne ŝatas vin logi per gigantaj havenoj.
Ni scias, ke en kamaradeca medio la mondo ĉiam estas bela.
SAT-anaro tutmonda! ni nun jam laboras por inde akcepti vin en Roterdamo. Faru do viajn planojn k vizitu la 17-an kongreson de SAT!
Por la O.K.K. — B. W.
La sekretaria adreso de l’O. K. K. estas: K-do C. v. ESSEN Westerbeekstr. 57, Rotterdam -Z., Nederlando.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Verda Monato en Nederlando
Antaŭ du jaroj la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo decidis proklami septembron Verda Monato. En tiu monato la propagando por esperanto k la okazontaj kursoj aranĝiĝas laŭ speciala programo, k estas do eble koncentrigi la agadon en la tuta regiono, tiel ke ankaŭ la atento estas pli granda k la intereso vekita. La varbadon tio tre faciligas k estas en la rezulto certe rimarkebla.
La propagando okazis en la lastaj jaroj ĉiam pli grandskale. Por la nuna jaro ni aperigis 2 broŝurojn en kvanto de 15.000, el kiuj unu speciale verkita por la junularo. Ni eldonis 5000-ekzemplere afiŝon en tri koloroj, kiuj pendas malantaŭ multaj fenestroj; krome 200.000 sigelmarkojn por glui sur la korespondaĵojn, 100.000 faldprospektojn dukolorajn (bildoj k rimoj) k 800.000 flugfolietojn. Okazas dekoj da ekspozicioj en multe da lokoj, kunvenoj, ktp.
Ĉiujare ni vendas ĉ. 5000 lernolibrojn. Tio signifas, ke tiom da kursanoj komencas la lernadon.
La propagando cetere estas subtenata de multego da gazetarikoletoj en granda nombro da ĵurnaloj k ĉiaspecaj gazetoj. Ne malpli valora estas la radio. Jam dum kelkaj jaroj nia Federacio havas la okazon regule alparoli dek milojn da aŭskultantoj, dum la lastaj du jaroj dufoje monate dum 15-30 minutoj. Ne nur funkciuloj de la Federacio, sed ankaŭ sindikatestraranoj, partigvidantoj k personoj el diversaj rondoj venas antaŭ la mikrofonon favore al esperanto. Ekz. la ĝenerala direktoro de la P.T.T., kiu tre favoras esperanton en poŝtistaj rondoj, paroladas por ni same kiel parlamentanoj. Tio povas okazi, ĉar en Nederlando la laboristaro posedas propran radioorganizon (VARA) havanta duonsemajnan elsendotempon. Ne nur parolantojn ni invitas, sed ankaŭ kantistojn k kantĥorojn. Ĵus ni ricevis la informon, ke depost sabato, la 3. oktobro, ni denove dum duonjaro povas disponi pri la elsendotempo ĉiun duan sabat-tagmezon.
Grava progreso estas cetere, ke la plej granda ĵurnalo (social-demokrata) « Het Volk » k « Voorwaarts » k ties provincaj eldonoj (entute ĉ. 150.000 abonantoj) invitis nin prizorgi poresperantan rubrikon dufoje semajne (amplekso de 3/4 kolono). Specimenon de tiu gazeto ni volonte sendos al petontoj.
Pasis jaroj, antaŭ ol la redakcio, post centfojaj petoj k proponoj, eĉ pere de kongresrezolucioj de la soc. dem. partio, decidis la enkondukon de tiu esp. rubriko.
Novaĵojn k ĉion, kio estas taŭga por tia rubriko, ankaŭ librojn por recenzi, oni sendu al redakcio de tiuj ĵurnaloj. Adreso: Redakcio Arbeiderspers, Esperanto-kolono, Hekelveld, Amsterdam-C., Nederlando.
[REKLAMO p.2] PRO NURA AMATORECO — Kontraŭ simpla leterafranko mi transprenas la korektadon de viaj skribaj ellaboraĵoj. Kune kun bonaj konsiloj k sugestoj vi aldone ankaŭ ricevos mian periodaĵon: « Tutmonda leterkesto ». Adreso: CARL FRANZMANN, Hotelo « Groesbeek », Groesbeek apud Nijmegen (Nederl.).
[REKLAMO p.2] Vivofazojn de proletaj infanoj k junuloj vi trovas pripentritaj en JUNECA ARDO. Rakonto de N. BARTELMES. 120 paĝoj. Form. 14 × 19 cm. Prezo: 9.— fr. fr. SAT-eldono.
Deklaro de aprobo
Vidante la nunan disvolviĝon de l’aferoj en Sovetio, t. e. ke la gvidaj elementoj potencaj tie, pli k pli celadas konformigi la socian strukturon de tiu giganta lando al la burĝaj soci-strukturoj — komunikoj k faktoj troviĝas tiel en burĝdevenaj artikoloj, kiel en socialism-tendencaj — ankaŭ la artikolo: « La nova familia kodo en Sovetio » (Senn. Revuo, aŭg-sept. 1936) nedubeble atestas pri tio, — mi gratulas tiel la P.-K. pro ĝiaj komentoj pri la enhavo de la « publika letero » en « S-ulo » (aŭgusto 1936), subskribita de Kolĉinski-Ĥarkovo, kiel la 16-an Kongreson de SAT pro la unuanime akceptita rezolucio en tiu Kongreso. Ĉar, nur per firma gvidlinio subtenata de ni ĉiuj, la afero de la tutmonda laboristaro estas helpata, ne per daŭraj devioj k hipokritaĵoj, konscie aŭ ne faritaj.
J. Bout (15.396), sekretario de K. K.
Eminenta lingvisto, amiko de esperanto, mortis
Fine de septembro mortis profesoro Antonio Meje (Meillet), unu el la plej eminentaj nuntempaj lingvoscienculoj, en aĝo de 70 jaroj. Meje studis ĉe la universitato de Parizo literaturon; en 1891 jam li fariĝis stud-direktoro ĉe la Lernejo de Altaj Studoj. De 1899 li profesoras ĉe la Franca Kolegio. De 1902-06 li instruis armenan lingvon ĉe la Lernejo de Orientaj Lingvoj. En 1919 li estis elektita membro de l’Akademio de Surskribaĵoj.
Meje ne nur « rekonstruis » la antikvajn lingvojn, sed deduktis el tiu studlaboro la filozofion pri lingvistiko. Li evidentigis unuparte la principojn de lingva disvolvo k, aliparte, la historiajn k sociajn kondiĉojn, kiuj estigis la apartan karakteron de ĉiu lingvo. Resume, li montris la rilatojn, kiuj ĉiam ekzistas inter la lingvo de popolo k la popolo mem.
Lanti citas el verkoj de Meje en sia « Naciismo » k en « La Laborista Esperantismo ». En « La Lingvoj en la Nova Eŭropo » tiu aŭtoritatulo ja skribis: « La eblo starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan k la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉia teoria diskutado: esperanto funkciis. » Kaj konklude: « Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan k simplan ilon, kiu mankas por ili. »
Ni utiligu en nia propagando tiun ĉi valoran opinion de scienculo, kiu meritas dankeman memoron ĉe la esperantista popolo.
POST LA REUNUIĜO EN FRANCIO
Certe interesos multe la Gek-dojn ekster Francio ekscii, kiel disvolviĝas la laboro en la nova unueca organizo F.E.T. Kompreneble estas tro frue por juĝi pri la rezultoj sur la propaganda kampo, ĉar ja la kurs-sezono nur komenciĝas.
Pri tio tamen oni jam povas klare paroli, kio rilatas la aplikon de l’laborplano de la nova Federacia komitato. Nu, mi devas konstati (k neniu povos alporti dementon pri tio), ke ĝis nun, en ĉiu kunsido de la Komitato, kelkaj anoj de l’iama FEP (IPE-sekcio) provas trudi sian vidpunkton al la aliaj. Ĝis nun, komence de oktobro, nenio estis farita por plenumi la ĉefan taskon de F.E.T.: propagandi esperanton; ne aperis en la gazetoj reklamo pri nia perletera kurso, k aliaj propagandaj entreprenoj; sed mi spertis, kiel kelkaj IPE-anoj sisteme celas trudi taskon al la Federacio, kiu ne estas ĝia (kreo k financado de esperantlingva tradukserva bulteno, do PEK-bulteno).
Tiuj proponoj venas insiste, plurfoje, kvankam la unueco okazis nur sekve de tiu ambaŭflanke akceptita kondiĉo, ke la Federacio okupu sin ekskluzive pri propagando k instruado. La laboroj de l’komuna komisiono preparinta la unuecon, ja nur pro tio sukcesis, ke IPE-anoj rezignis je sia postulo fari PEK-laboron sub la aŭspicioj de F. E. T. (same kiel SAT devis rezigni siaflanke pri la Gotenb. Konvencio sekve de l’likvido de F.E.O.).
Sed hodiaŭ kelkaj IPE-aj komitatanoj voĉdonis por aperigo de fantazia artikolo pri PEK k favore al esp-lingva bulteno eldonota sub aŭspicioj de F.E.T. k eĉ… redaktota de la federacia sekretario! Ni SAT-fidelaj komitatanoj fiaskigis la aperigon de l’koncerna artikolo en la asocia organo. Sed la danĝero, ke polemikoj en la mezo de l’komitato k konsekvence en la vicoj de l’federacianoj malebligos fruktedonan laboradon, estas reala.
Ne sufiĉas unuigi organizojn, se oni ne povas krei firman bazon por harmonia kunlaborado en la nova unuec-organizo. Ne sufiĉas ĉiam paroli pri unueco: pli utilus agi unueceme. Ni akceptu ĉion, kio povas unuigi, ni forĵetu ĉion, kio povas malunuigi.
GLODO.
Nederlandano plendas pri korespondado
Antaŭ sufiĉe longe oni povis legi plendon pri korespondado en « S-ulo ». Ĉar la korespond-tempo jam estas proksima, mi ripete al la antaŭa artikolo skribas ĉi tiun plendon nome de multaj K-doj. Mi demandas: « Kia estas la kaŭzo, ke tiuj, kiuj sin anoncis respondpretaj per noteto: Respondo garantiata, aŭ io simila, tamen ne plenumas tion? Ili prefere forlasu tian aserton. Ofte ni spertis k -as, sendinte PK aŭ leteron eĉ kun bildkartoj, ke ni ricevas eĉ ne unufojan respondon. Ĉiu senlaborulo scias, ke estas tasko tre malfacila ŝpari kelkajn monerojn por af-
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
Saluto de l’esperantista kolonelo Mangada al la Valencianoj
La sekvanta salutskribaĵo, kies aŭtografon ni reproduktas, estis sendata al la batalfronto de Guadarrama de la konata respublikana kolonelo Julio Mangada Rosenörn, prezidanto de l’Hispana Esperanto-Asocio, al la Laborista Esperantista Grupo de Valencio, responde al ties saluto transdonita al li persone de esperantista milicanoj batalantaj en lia regimento. La aŭtografo aperis unue en la Valencia popolfronta gazeto « Verdad » (n. 19).
[BILDO p.3 | 7,17,62,41] Mane skribita salutletero de kolonelo Julio Mangada Rosenörn, kun lia subskribo.
Navalperal la 15an de Aŭgusto-1936 Tre karaj samcelanoj: Ĵus oni esprimis al mi vian fratan saluton; de ĉi tie per ondoj de libera vento, mi sendas al vi ne nur unu fratan saluton, sed samtempe unu koran fortan brakpremon. Antaŭen al nia absoluta Triumfo! Saluton [?]! Kore via [nelegebla] Julio Mangada Rosenörn
Bilanco de la 16-a SAT-Kongreso
ENSPEZOJ
| £ — ŝ — p | |
|---|---|
| Pruntoj | 24— 0— 0 |
| Aliĝoj | 51— 9— 8 |
| Vendado de materialo | 16— 9— 2 |
| Profito de la Bufedo | 7—14— 2 |
| Donaco de T. U. C. (Sindik. Unuiĝo) | 10— 0— 0 |
| Aliaj donacoj | 8— 0— 1 1/2 |
| Reklamoj | 7— 9 |
| Div. gajnoj | 18— 0 |
| Bankprocento | 3— 3 |
| Flugfolioj (Klubo) | 10— 0 |
| B. B. C. | 11—17— 0 |
| £ 131— 9— 1 1/2 |
ELSPEZOJ
| £ — ŝ — p | |
|---|---|
| Kongreseja luo | 25— 0— 0 |
| Presaĵoj (leterpapero, afiŝoj, aliĝiloj markoj, ktp.) | 24— 6— 1 1/2 |
| Kongreslibro | 12— 5— 0 |
| 2.854 poŝtkartoj | 8—11— 3 |
| Reklamo | 1— 2— 9 |
| Poŝt-oficejo | 1— 7—10 |
| Kongres-insignoj | 6—18— 0 |
| Orkestro | 1—15— 0 |
| Poŝtelspezoj | 7— 7— 4 |
| Repago de pruntoj | 24— 0— 0 |
| Kantistoj | 3— 3— 0 |
| Diversaĵoj | 2—19—10 |
| Saldo profite al SAT | 12—13— 0 |
| £ 131— 9— 1 1/2 |
Pri la ĝusto de ĉi tiu bilanco certigas: Frank MILLS, kontrolanto de la SAT-Kongreso. The Larches-Leigh, la 24. IX. 1936.
Kvitancante kun danko la ricevon de l’profit-saldo de la 16-a Kongreso, ni refoje gratulas la manĉestrajn SAT-anojn pro ilia sukcesa laboro. — La Plenum-Komitato.
ranko k aĉeto de korespondaĵoj. Malgraŭ tio ili oferas volonte tiun penon, se ili nur povas interkontaktiĝi kun eksterlandaj K-doj.
Baldaŭ poste multaj novaj amikoj seniluziiĝas rimarkante, ke respondo ne venas. La atendado estas vana. Kaj kompreneble, ili ekserĉas la kaŭzon pri tio. Ĉu nia esperanto estas nekomprenebla? Aŭ ĉu nia lingvaĵo ne taŭgas? Ĉi-ĉion ili demandas al si mem. Ĝis ili forlasas la tutan aferon, ĉar (iliaopinie) esp-o ne jam estas aplikebla praktike. Ili moke parolus pri nia afero, se la gvidantoj ne farus ĉion eblan por reteni ilin en la grupo.
Ĉu vere la SAT-movado estas superfluita de holandaj korespondemuloj? Tiom grave, ke iu norvega amiko skribis al mi, ke li ricevis kiel respondon al anonco 40 (kvardek) leterojn de holandanoj…? Se tia estas la afero, mi tamen petas almenaŭ unu fojon respondi, aŭ ne aldoni « respondo garantiata », se vi ne volas plenumi, kion vi promesas. Al la redaktoro mi petas fari « nigran liston » de nerespondintoj. Kaj al ĉiuj mi petas forte propagandi k labori por esp-o ĝenerale k por SAT aparte, por ke ne nur en Holando, sed ankaŭ aliloke troviĝu grandnombre niaj SAT-anoj.
G. Kalkman, Vlaardingen.
Komuniko de la Administracio
Francio reduktis la valoron de sia mono ĝis proks. la 2/3, Svisio same, Nederlando malpli, Ĉeĥoslovakio je 16 %, Italio je 41 %. Eble aliaj sekvos. Jen grava problemo por mondorganizo kiel SAT. Se ni juĝus la aferon laŭ pure komercista vidpunkto, ni devus altigi niajn tarifojn laŭ sama proporcio kiel la redukto de la valoro de l’franko.
Tamen, interkonsente kun la P.-K., ni ŝanĝos nek la prezojn de niaj libroj (indikitaj en fr. frankoj; krom eble 1 aŭ 2), nek la tarifojn de membreco k abono (nur tarifojn de 2 aŭ 3 landoj ni adaptos al la nova situacio).
Detaloj aperos en la proksima n-o de « S-ulo ».
Ni esperas, ke la K-doj ĉie bonakceptos tiun ĉi novaĵon k faros kompense grandajn klopodojn por aĉeti k aĉetigi niajn eldonaĵojn k varbi novajn anojn al SAT!
MANIFESTO al la Esperantistaj laboristoj
KAMARADOJ! En spirito de unuecemo k frateca atmosfero la 16-a Kongreso de S. A. T., kiu unuigis ĉi-aŭguste en Manĉestro 170 Ge-kdojn el 7 landoj, post fruktedonaj kunsidoj akceptis unuanime, kiel konkludon, Gvidrezolucion spegulantan la rezulton de ĝiaj laboroj. La Rezolucio sugestas al ĉiuj laboristaj esperantistoj en la mondo, tute egale ĉu ili antaŭe apartenis al nia organizo aŭ ne, ĉu ili intertempe organiziĝis en la esperanta movado aŭ ĉu ili staras ankoraŭ ekster ajna organizo, — ke ili ariĝu kun ni en nia unueca organizo S. A. T.
Nia Statuto estas bazita sur larĝa toleremo; ĉiuj klasbatal-tendencaj K-doj estas bonvenaj en niaj vicoj, sen diferenco de partio.
Jam nun S. A. T. havas bonan reputacion tra la mondo, pro sia deksesjara seninterrompa aktiveco sur la labor-esperantista kampo. Ĝi estas konata per siaj du gazetoj k sia Jarlibro, regule aperantaj malgraŭ la kriza tempo. Sed la sukceso de la organizo, la rezultoj de ĝia laboro sur la kultura kampo povus esti ankoroŭ multe pli grandaj, se vi flankirantoj partoprenus en niaj vicoj komune kun ni la klopodojn, utiligi esperanton por la klasaj celoj de la Laboristaro.
Nenian riproĉadon vi aŭdos pri la pasinto, tion ni povas senhezite promesi. Tiun cedon ni pretas fari. Sufiĉas konstati la por ĉiuj malutilon rezultintan el la skismo, por ne voli plilongigi la staton de diseco per neutilaj konsideroj. La pasinto dormu. La nuno staru sub la signo de unueco, de rekunigo de ĉiuj fortoj.
Ni ne malŝatas opozicion en S. A. T. k ne timas la komparan kontraŭstarigon de diversaj vidpunktoj en diskutado; eĉ laŭstatute la libera diskutado estas dezirata. Estas nur unu kondiĉo, nome ke la opoziciantoj apliku lojalajn, honestajn rimedojn k estu sinceraj en siaj paroloj k agoj.
Ni kredas, ke I. P. E. ano aŭ I. S. E. ano, kiu konatiĝas kun la Statuto de S. A. T. ne povas trovi en ĝi eĉ unu solan punkton neakcepteblan.
KAMARADOJ! via loko estas en la vicoj de S. A. T. — Ne rifuzu la manon fratece etenditan al vi en Manĉestro!!!
LA PLENUM-KOMITATO DE S.A.T.
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
Tra la esperanta gazetaro
Malofte ni spertis, ke en la someraj monatoj elpaŝas novaj batalantoj sur la mondtribunon esperantistan. Ĉi-jare ni povas tamen kronike registri tion. K-do Zavada, iama prizorganto de la kooperativa fako en SAT, intertempe delonge perdiĝinte el la vicoj de nia anaro (ni verdire ne scias pro kia motivo) kreis internacian kooperativan gazeton, nomatan « Ĉielarka Standardo » (adreso: « Spolnota Pracy », Warszawa, ul W. Gorskiego 6.) Unua n-ro (aŭgusto) 16-paĝa; promesita periodeco: monata. Formato: 19 × 27 cm. Abonprezo: 5 sv. fk. jare. Programo de l’gazeto: grupigo de ĉiuj aktivaj kooperativanoj-esp-istoj ĉirkaŭ la gazeto k disvastigo de esp-o, dank’ al ilia kunlaboro, en la kooperativa movado. La artikoloj en la unua kajero rilatas al la koop. movado, ĉu idee, ĉu informe. En la artikolo pri ĝisnuna apliko de esp-o en la koop. movado J. Z. forgesas mencii la artikolseriojn, kiuj aperis en la jarkolektoj de la SAT-gazetoj (ekz. pri la koop. movado en Svedio kc).
« Ĉinio Hurlas » estas okpaĝa informilo (form. 19 × 27), monata, pri vivo, batalo k naciliberiga movado de l’ĉinoj. Komunistaj agitvortoj. Alvoko de kongreso de « Tutĉinia Federacio de Naciliberigaj Organizoj » por malfermi okulojn pri la japana imperiismo, kiu « intencas ekigi kontraŭsovetian militon utiligante Ĉinion kiel bazon », ktp. Abonejo: S-ro A. Griven, No. 14, Lane 169, Carter Rd., Shanghai. Prezo: jare 3 resp. kuponoj.
« La Vojo » la monata infangazeto por infanoj el la nederlanda L.E.A., aperis por septembro unuafoje presita tipografie (8 paĝoj, formato 15,5 × 24 cm). La jara abonprezo estas 0.50 guld. (ekster Nederl. 0.65 g.) (1). Kun tiu ĉi n-ro komenciĝas la publikigo de lernolibro por infanoj « La Malgranda Mondo » (kun bildoj), verkita de K-dino A. Rebers, laŭ aparte taŭga metodo. Tre plaĉe prezentita revueto por la plej junaj inter nia anaro.
PRI ESPERANTIGO DE PROPRAJ NOMOJ
En « Nia Gazeto » (n-o 8/9) plaĉas al s-ro Bukon (Boucon) ataki la SAT-anojn, kiuj esperantigas sisteme ĉiujn proprajn nomojn, pro jena principo: ne estu enŝovitaj en esperantlingva teksto nacilingvaĵoj. Se Bukon nomas tiun sistemon « kripligo », ni povas kun pli bona pravo aserti, ke la mikslingva teksto estas kripligo, nome al nia pura esperanta lingvo, kiu ne enhavas la literojn « x, y, ö, ü » kc. Cetere, oni ne forgesu ke por la propraj nomoj el lingvogrupoj, kiuj ne havas la latinan alfabeton (ekz. rusa, japana, ĉina, k. a.), alia solvo tute ne eblas: oni devas transskribi ilin fonetike per la literoj de la esperanta alfabeto. Kial ne fari tion ĝenerale, aplikante tiel la plej simplan k logikan regulon?
LA « NEŬTRALECO » EN PORTUGALIO
Ne temas nun pri la sinteno de l’portugala registaro rilate la hispanajn batalojn: temas pri la sinteno de la sufiĉe novdata esp. gazeteto eldonata sub la titolo « Portugala Esperantisto » (kiun ni jam menciis en tiu ĉi rubriko). Naskita en prol. esp-ista medio, ĝi devis esti la — severe neŭtrala — propagandilo k instigilo de l’div. esp. grupiĝoj (esence prolettendencaj) ekzistantaj en Portugalio. Nu, niaj SAT-K-doj devis konstati, kiel vidiĝas el protest-artikolo aperinta en la esperanto-paĝo de « A Vidal Social » sub titolo « Kontraŭ la skism-agado », ke « P. E. » servas al atakoj kontraŭ SAT! La gvidanto de « P. E. » profitas ĉiun okazon por montri sian simpation al IPE. Pro tio publike protestas niaj multnombraj K-doj k amikoj de SAT en Portugalio.
(1) Administracio: Postbus W. 6, Amsterdam.
POR FINŜTOPI LA BREĈON
En la Proverbaro Esperanta kompilita de d-ro Zamenhof laŭ simila verko de lia patro, oni trovas ankaŭ la frazon: « Kiu bone ŝmiras, tiu bone veturas ». Nu, oni povas apliki tiun ĉi proverbon al la SAT-ĉaro. Ĝiaj radoj bone moviĝas, se ili estas bone ŝmiritaj. Se la malo okazas, ili dolorige skuas la veturantojn.
« Tro da bono ne turmentas », — tion komprenis jam pluraj Gek-doj, kiel ekz. tiu SAT-ano n-o 55, kiu malavare kontribuas al la financa sanigado.
Bonfartas SAT, se ŝmirita la rad’. Helpu do ŝmiri la veturilon, alportante eĉ nur iomete da grasaĵo…
Dankon al ĉiuj radŝmirintoj!
- LISTO
| Donacinto | Valuto | Sumo |
|---|---|---|
| SAT-ano 55 | fr. fr. | 400.— |
| J. Martinez, S. Pont | 5.— | |
| H. Andersson, Södertälje | 19.50 | |
| Ernst Erikson, Stokholmo | 19.50 | |
| Erbaro, Paris | 15.— | |
| Delftano | 11.— | |
| H. de Broer, Roterd. | 10.— | |
| J. Kram (18.268), Amsterd. | 25.— | |
| Kamparanino | 50.— | |
| F. Calvez, Guengla-Plage | 10.25 | |
| Malmö-a SAT-Rondo | sv. kr. | 10.— |
| J. Lenormand, Vitry-aux-Loges | fr. fr. | 10.— |
| 17.011 | guld. | 1.19 |
| K-doj el « Esperio » | fr. fr. | 10.— |
| Kamans, Heerlen | guld. | 1.— |
| Sterken, Heerlen | » | 0.50 |
En Portugalio la esp. movado estas malpermesita
En septembro ĉiuj esp-istaj societoj (en Lisbono estis 4) el Portugalio estas fermitaj, la ejoj sigelitaj k po unu policisto tage k nokte deĵoras antaŭ la pordoj. La kaŭzo de l’malpermeso estas, ke el Barcelono estis dissendata en esp-o alvoko al la portugalaj esp-istoj, por ke ili ekagu kontraŭ sia registaro. Oni ankaŭ rakontas, ke inter la ribelintaj maristoj troviĝis esperantistoj.
EN NIA MOVADO
BRITIO. Bethnal Green Men’s Instituto k la Londona Esp. Federacio kunlaborante organizis tre sukcesan foiron k ekspozicion ĉe la Instituto sabate, la 19an de sept. Inter la ekspoziciaĵoj estis la tipografista ekspozicio montrita ĉe la SAT-kongreso, ekzempleroj de PEK-laboro, fotoj k informoj pri la Manĉestra kongreso ktp. Budoj de SAT- k BEA-literaturo altiris multan atenton. Foir-ludoj organizitaj de la taksiistoj gajigis la ĉeestantaron, kiu ankaŭ ĝuis programon de dancoj, kantoj k amuzaĵoj. La vespera kunveno estis plensukcesa. La urbestro, parlament-reprezentanto, prof. Forsajte k reprezentanto de la Londona Urbkonsilantaro parolis.
Ĉe la Londona SATEB-kunveno K-dino Moon (adreso: 12 Aldborough Road, Ilford, Essex) estis elektita Peranto por londonaj aferoj. Nenion oni sendu al la klub-adreso pro necerta livero, sed nur al la nomita adreso de l’peranto.
Manĉestro. Ni ne kredis ke tempo venos, kiam ni estus ĝenataj per tro da lernantoj. Tamen tio vere okazis ĉe ni dum la unuaj semajnoj postkongresaj, kiam nia ĉambro ne estis sufiĉe granda por enteni la nombron da personoj, kiuj deziris lerni. Post iometa konfuzo ni sukcesis ĉion ordigi, k estis aranĝitaj ses kursoj, el kiuj tri unuagradaj, du mezgradaj k unu supera. Sen ia dubo la kongreso firmigas k fortigas nian Klubon. (Laŭ SATEB-bult.)
NEDERLANDO. La Roterdama FLE-distrikto ekskursis la 13-an de septembro al Delfto. Preskaŭ 200 esp-istoj partoprenis; oni aranĝis kolekton por la venontjara SAT-kongreso. (10 512).
SVEDIO. La Malmö-a SAT-Rondo kunvenas regule ĉiumonate, kun lekcio aŭ parolado pri iu laborist-tendenca temo. Ĉiam sekvas tre vigla diskuto.
Amsterdamaj SAT-anoj! Sabatvespere, la 14-an de nov., kunveno en la nova ejo de sekcio 5-a, v. Kinsbergenstr. 28 (West). Ĉies devo estas ĉeesti. Ankaŭ ne-SAT-anoj estos bonvenaj. Atentu la sciigon en « L. E. ». (Perantino H. O. B.)
LETEROJ DE HODLER (1)
Leysin, 9.2.20.
Al S-ro E. Lanti, Parizo.
Estimata Samideano,
La proteston de la Parizaj membroj de UEA kontraŭ la uzo de « io » mi ne ankoraŭ ricevis. Mi do nur per via lasta letero eksciis ĝin.
Tiu « protesto » ne sufiĉas por ke mi forlasu la novan sufikson, kiu jam estas uzata de sufiĉe multaj bonaj samideanoj, kiel mi povas juĝi laŭ la korespondaĵoj, k kiu estus ankoraŭ pli multe uzata, se oni bonvolus prijuĝi la tutan demandon el vidpunkto praktike-lingva, anstataŭ el la mistika vidpunkto. La Fundamento tute ne malpermesas, ke oni enkonduku neologismojn ĉu vortajn ĉu sufiksajn. (« Io » ne plene anstataŭas « ujo », sed nur unu el ĝiaj sencoj). Tion diras la Esp-istoj, responde al la riproĉo de la Idistoj; sed, reale, la egaj konservativuloj agas tute alie, ekskomunikante ĉiun, kiu volas uzi la liberecon allasatan de la Fundamento. Ilia taktiko estas kredigi, ke ĉia ajn novaĵo minacas Esperanton je pereo, k kompreneble, kiam oni solene diras al Esp-istoj, ke Esperanto estas minacata je pereo, tiuj ĉi protestas kontraŭ la « pereiganto ». Mankas al la Esp-istaro aŭ pli ĝuste al kelkaj el ĝiaj kondukantoj sufiĉe da toleremo k eĉ konfido je la vera taŭgeco de Esperanto. Ilia agado estas tiu de malfortuloj, kiuj volas anstataŭi la argumentojn praktikajn per ekskomunikoj. Estas necese, ke la progresemuloj ĉesu timi pro tiu « terorismo ». Ili postulu la rajton uzi la liberecon allasitan de Fundamento, ne estante traktataj kiel perfiduloj aŭ pereigantoj. Oni instruu la Esp-istaron pri tio, ke Esperanto ne ekzistas nur por ili, sed por la mondo, ke sekve oni havas la devon ĝin plibonigi, kiam la praktiko tion postulas k kiam tio estas ebla per natura vojo. Mi ja scias, ke « io » estas malgravaĵo, sed ĝia eksperimentebleco estas principa demando, de kies solvo dependas, ĉu Esperanto ŝtoniĝos aŭ evoluos. Tre eraras la personoj, kiuj opinias, ke mi enkondukas « io » nur pro persona kapriceto. Kian ajn opinion pri ĝi oni havas, oni verŝajne ne povos nei, ke mi havas kelkan sperton pri la uzado de nia lingvo, kiun mi praktikas jam de dek k kelkaj jaroj. En la Oficejo de UEA mi pli ol iu ajn estis devigata uzi landnomojn — certe pli ofte ol la protestintoj de la Pariza kunveno! — k jam de longe rimarkis la malpraktikecon de la ĝisnuna sistemo (-ujo, -lando). « Ujo » ridinde
(1) Vidi la unuan leteron en la aŭg. n-o.
— pàgina 5 —
C.N.T.-F.A.I. Barcelono
La esp-lingva Inform-Bulteno regule aperas (unu fojon semajne). Adreso : Esperanto-Fako C.N.T.-F.A.I., Via Layetana 34, Barcelono. Kiu volas ricevi la Bultenon (senpage), bonvolu kompensi la afrankokostojn : Unu resp.-kupono por 5 sinsekvaj n-oj. Monhelpoj por tiu fako k por la batalo estu adresataj nur al la internacia adreso : A. GANIN, 41, rue Belleville, Paris 19-a.
Esperanto-radiodisaŭdigoj E. C. N.-1 Radio CNT-FAI, Barcelono (ondo 41.72 m.), hisp. tempo, lunde 17a ĝis 18a h., samhore merkrede, samhore sabate.
Frakcia Vivo
PROVIZORAJ GVIDLINIOJ DE LA KOMFRAKCIO.
La komunistema frakcio en SAT ne plu estas solvenda problemo, sed fakto. Decidvolaj K-doj en Nederlando jam invitas al la K-doj de SAT k de la laŭlandaj lab. esp. asocioj partopreni la vivon k disvolviĝon de la restarigita frakcio.
Ĉar fakte ja temas pri restarigo. De kvin jaroj ne ekzistas komfrakcio en SAT, kvankam ĝi pli frue estis la plej forta frakcio. De kvin jaroj daŭras la evidenta skismo en la lab. esp. movado nacie k internaciskale. Kaj kion oni cetere povas opinii pri kaŭzoj je tiu skismigo — tamen restas la fakto, ke dum k post la Amsterdama kongreso de SAT en 1931 la opozicio kune kun la tiama komfrakcio forlasis SAT k fondis propran organizon IPE k iom post iom la reton da IPE-emaj LEA-oj aŭ t. n. unuigaj komitatoj.
Pri la tiama aŭ nuna pravo de tiuj faroj ne temas tiu artikolo. Laŭ mi estas tute senutile — jes kelkfoje stulte — jaron post jaro diskuti k disputi pri la historio de la skismo. La babilado k miskomprenado ĉesu k ni ekagu. Hodiaŭ ni ne foruzu niajn fortojn en kvereloj, kiuj nur kreas novajn abismojn — sed ni levu niajn okulojn for de la sekaj literoj k vortoj diritaj aŭ skribitaj antaŭ dekoj da jaroj. Rigardu ! Ĉu vi ne vidas, ke la tuta lab. movado k kun ĝi ni eniris tute novan epokon? En vico da landoj la laboristaro unuiĝas antaŭ la terura minaco de la faŝismo k la milito. Ĉu ni staradu ekster la reala vivo kiel ridinda sekto malinteligente palpante niajn statutojn, rigide konservante la malnovajn metodojn k opiniojn? Ne, k denove ne ! Io devas okazi k io ankaŭ jam okazas.
Grava afero estas, ke la du francaj LEA-oj nun unuiĝis en unu organizo. Per tio niaj francaj K-doj sekvas la glorindan tradicion de la franca laboristaro — unuaj el ĉiuj realigantaj la unuecon. Dua grava afero estas la refondiĝo de la komfrakcio en SAT. Tio signifas nenion malpli ol definitivan finiĝon de epoko en la lab. esp. movado.
Dum kvin jaroj daŭris la skismo. Dum tiuj kvin jaroj restis areto da komunistaj Gek-doj en SAT. Malgraŭ kalumniado ili fidele laboris, pacience atendis — k ne estis vana la atendado. Novaj Gek-doj alvenis, k hodiaŭ la areto sentas sin sufiĉe forta k kuraĝa por mem ekagi, por mem ion fari utile al nia komuna sopiro : Forigo de la multaj miskomprenoj, prepari la vojon al nepra unueco. Jam la renaskiĝo de la frakcio signifas morale multon — k niaj agado k kreskado faros la ceteron.
La celoj de nia frakcio do estas duspecaj : Unue, laŭ la statuto de SAT propagandadi nian lingvon ĉe nia partio kiam ajn kaj kiel ajn eblas. Komprenigi al ĝi k al la tuta laboristaro, ke esperanto servu kiel bonega kultur-armilo en la batalo kontraŭ la faŝismo k milito. Due, per sia nura ekzisto akceli la nepran kunagadon k unuiĝon de ĉiuj lab. esp. asocioj sur la bazo de la laborista esperantismo.
La statutoj de la frakcio trovu sian precizan formon en kunveno de pli malpli da frakcianoj, ekz. dum la venonta SAT-kongreso. Ĝis tiam ĝi estos gvidata laŭ supre nomitaj gvidlinioj kun vasta agadlibero ĉe la nederlandaj K-doj prizorgantaj la funkciadon.
Ĉiuj komunistemaj Gek-doj en SAT k la LEA-oj estas petataj subteni nian laboron per aliĝo k ĝis plue laŭvola kotizo. Iom post iom ni penu, ke nia partio diversmaniere k plej grave — mone subtenu nin.
Antaŭen, Gek-doj ! Per nia sincera agado ni konvinku ĉiujn malnovajn kontraŭulojn, ke nia vojo estas la ĝusta vojo por realigo de niaj komunaj idealoj. Ni volas, ke SAT denove prosperu same kiel ĝi prosperis antaŭ la duobla skismigo fare de IPE k ISE. Por tiu granda celo ni vokas al ĉiuj, ni vokas al vi !
Anoncu vin en niaj vicoj ! Faru proponojn ! Sekr. adr. : Jovado, Hoofdweg 103, II, Amsterdam.
Paŭlo THORSEN (18.334).
SENNACIISTA FRAKCIO
Raporto pri la kunveno okazinta en Manĉestro (4.8.1936).
Tiun ĉi kunvenon partoprenis tridek Gek-doj. K-do Floro (Londono) prezidis. La kunveno atendis raporton de la sekretario k leteron de K-do Lanti, kiuj, bedaŭrinde, ne alvenis ĝustatempe. Tamen okazis interesa diskuto pri la principoj de Sennaciismo.
Oni konstatis, ke sennaciismo estas esence laborista ; tial la vorto kosmopolitismo ne estas sinonimo de ĝi. Kosmopolitoj povas esti k estas ankaŭ burĝoj ; sennaciismon alcelas nur proletoj, ĉar la burĝaro ne havas intereson pri malaperigo de l’naciismo. S-ismo efektiviĝas nur per konsekvenca utiligado de komuna lingvo (por ni, esperanto). Sed tiu lingvo (esp-o) devas esti konsiderata ne kiel nura helpa lingvo, sed kiel mondlingvo sin trudanta je la loko de la nunaj naciaj lingvoj, kiuj pli k pli fariĝus dialektoj kondamnitaj al iama malapero. La sennaciistoj devas batali unue kontraŭ naciismon, k ligite kun ĝi kontraŭ ĉian militon. Oni aludis al la fakto, ke la franca kom. partio lastatempe fariĝis tute naciema k patriota, edukante siajn anojn al integra naciismo.
Estis sugestite inviti famulojn kun parencaj ideoj, ekz. H. G. Uels (Wells), verki artikolojn, kiujn ni tradukus esperanten por « H-ulo » k « Senn. Revuo ».
Kelkan tempon post la kunveno alvenis letero de K-do Bubo, la sekretario. Li skribis, ke la cirkonstancoj devigas lin forlasi la oficon, ĉar li atendas alvokon al militservo. La Gek-doj, kiuj ankoraŭ ĉeestis en la kunvenejo, elektis kiel novan sekretarion de l’Frakcio K-dinon Ruth Roberts, adreso : 1, Caister Ave., Whitefield, Manchester (Anglio).
ESPERANTO-KLUBOJ ATENTU !
Laborista Esperanto-klubo de Stokholmo serĉas korespondadon komunan kun esperanto-kluboj en la tuta mondo pri vivkondiĉoj k politikaj cirkonstancoj en la koncernaj landoj. Adreso : Laborista Esperanto-klubo, Arvid Gehlin, Vanadislunden 2. D. Stockholm. Svedio.
Ĝustigo al la Kongres-protokolo
En « S-ulo » n. 445, p. 73, estas kelkaj malĝustaĵoj, kiuj povus krei miskomprenojn. Mi ne diris, ke « 90 % el mia LEA apartenas al la soc. dem. », nek ke « nia estraro volas doni sian subtenon al ĉiuj ekzistantaj lab. esp. internacioj ». La 90 % rilatis al la tuta dana laboristaro. Nia LEA estas 100 %-e socialdemokrata. Tio, al kio nia estraro volas doni sian subtenon, ne estas ĉiuj ekzistantaj lab. esp. internacioj, sed la kunlaboro inter ĉi tiuj.
Kiom longe ni sentas nin ligitaj al la Gotenburga Konvencio, ni nature ne subtenas aliajn esp. internaciojn ol SAT.
H. P. Frodelund, Odense (Danio).
SOVETIO
Reveninte post kelkjara malliberigo, mi dez. koresp. kun miaj malnovaj korespondintoj. K-do A. Sidorov, Sredne-Smolenskaja ul. 28, Voronej.
kripligas tute internaciajn nomojn; «lando» estas tro longa. Pli internacia sufikso ol «io» ne estas trovebla. La geografia k historia terminaro bezonas ĝin. Se mi ĝin ekenkondukis nur en 1918, tio estas, ĉar la momento ŝajnis al mi tiam pli favora pro la apero de multaj landnomoj k ankaŭ pro la malpli granda rezisto de la tradicio je tiu ŝanĝepoko. Ke mi ne atendis unuaniman k tujan aprobon, mi tion antaŭsciis. Se mi estus atentinta nur pri mia persona avantaĝo, mi estus nenion farinta. Sed ĉiu progreso, eĉ progreseto ne estas atingebla sen rezisto k sen batalo, nek ankaŭ sen personaj malagrablaĵoj. Mi scias, ke estas pli facile protesti ol labori, k plian fojon niaj Parizaj samideanoj tion pruvis al mi ! Sed la lasta vorto ne estas dirita.
Pro troeco de laboro mi ne povis pli frue respondi vian leteron de la 8.1.20. Senkulpigu ! Pri progresoj de Esp. en Rusio vi povos legi kelkajn novaĵojn en la februara n-o de « Esperanto » k utiligi ilin por via agado. Bedaŭrinde niaj informoj estas nesufiĉaj k neregulaj, sed eble tio baldaŭ ŝanĝiĝos.
En Finnlando la Esp. movado estas prospera ĉe nesocialistoj k la Idista ĉe la socialistoj; en tiu lando ambaŭ partioj vivas tute aparte, k sufiĉas, ke la nesocialistoj ion akceptas, por ke la socialistoj akceptu la malon, k inverse. Ekzistas preskaŭ nenia kontakto inter ambaŭ.
Mi esperas, ke via laborista movado progresas. Ĝi ŝajnas al mi la sola nuntempa realaĵo en Francio. El korespondaĵoj ricevitaj el kelkaj Francaj urboj, mi havas la impreson, ke multaj malnovaj Esp-istoj ne kuraĝas rekomenci publikan agadon, pro timo de la gazetistaj kritikoj (1). Ĉar mi parolas pri gazetistoj, ĉu vi povas diri al mi, kial neniam aperis io por Esperanto en « L’Humanité » (2). Ĉu iu en ĝi estas kontraŭa al Esperanto ? — Mi estis iam sugestinta al Romain Rolland aperigi en tiu gazeto pledon por Esp., sed bedaŭrinde mia deziro ĝis nun restis sen plenumo…
Kun samideana saluto H. HODLER
(1) En tiu tempo esp-o en Francio estis duonneleĝeca, ĉar ĝi estis prezentita de la reakcia ministro L. Berar (Bérard) kiel instrumento de komunistoj, k ĉio, kio estis komunista, estis akre kontraŭbatalata de la tiama registaro.— Red.
(2) « L’Humanité », socialista gazeto fondita de Jores, post la skismo (en 1920) transiris en la manojn de l’bolŝevikoj, kies centra organo ĝi restis ĝis hodiaŭ. Ĝi preskaŭ ĉiam havis malfavoran sintenon al esp-o. Tamen K-do Lanti, persone klopodante, atingis, ke en ĝi aperis la Letero de R. Rolan (Rolland) al la 2-a SAT-kongreso k poste regula rubriko pri-esperanta, duonkolona k dusemajna. Nuntempe ĝia sinteno al esp-o plue estas tute malfavora, k eĉ la IPE-anoj ne sukcesis aperigi en ĝi iajn pli gravajn artikolojn. — Red.
— pàgina 6 —
RECENZEJO
G. Dimitrov : La Laborista Klaso kontraŭ la Faŝismo. Tradukis V. Kolĉinski. Eld. Ukraina Eldonejo de Naci-Minoritoj, Kiev. 1936. — 174 pĝ. Form. 13 × 17,5. Prezo neindikita.
La libro entenas la raporton faritan de Dimitrov pri la ofensivo de l’faŝismo k la taskoj de Komintern en batalo por la unueco de la lab. klaso kontraŭ la faŝismo. Ĝin legante, ni pli bone komprenas la sintenon de la komunistaj K-doj, en la nuna tempo, rilate la unuecproblemon, ankaŭ sur la lab. esp-ista kampo. Oni ankaŭ pli bone komprenas la nunan liberalan sintenon de la komunistoj en kelkaj landoj,ekz. Francio, k ilian sintenon rilate la naciismon. « Ni ne estas adeptoj de l’nacia nihilismo », diras Dimitrov, « k neniam devas elpaŝi kiel tiaj. » Li opinias, ke la estonta proleta kulturo restos nacia laŭ la formo. Kaj… « la socialista revolucio signifos la savon de l’nacio… » Legante tion, oni ankaŭ komprenos, kial IPE-anoj tiom insistas pri la nura helplingva karaktero de esperanto k ĝia utiligo esence por taskoj, kiuj ne substrekas ĝian idean valoron. N. B.
SERVISTO JERNEJ K LIA RAJTO. Dramkolektivo de Ferdo Delak laŭ samnoma rakonto de Ivan Cankar. Esperantigis Fr. Modrijan. Ilustraĵoj de Ravnikar. 1936. — 28 pĝ. Form. 12 × 19. Prezo : 8.— dinaroj plus 0.50 d. por afranko. Mendoj al Esp. Klubo en Ljubljana, Delavska Zbornica. Poŝtĉeko : 14.463. Eksterlande tri resp. kuponoj.
La historio de maljuna laboristo, kiu serĉas juston k rajton en la kapitalista socio. La simboleca rakonto estas potencigita per la intervenoj de parolĥoro sur scenejo. Unuafoje esplingve prezentita de lab. esp-istoj el Ljubljana okaze de la ĉi-jara kongreso jugoslava esp-ista, ĝi rikoltis grandan aplaŭdon. Certe ĝia efiko dependas de la lerto de l’prezentantoj k de la scenaranĝo. Rekomendinda al teatro-grupetoj. Bedaŭrinde preseraroj estas multaj.
INTERNACIA FOIRO DE MARSEILLE. (19. sept.-5 okt. 1936). Afiŝo k glumarkoj. La Foiro korespondas ankaŭ en esp-o. Adreso : Foire Internationale, Esperanto-Fako, 7, Quai des Belges, Marseille.
LEO BELMONT: Jak Nauczyc sie Esperanta? (Kiel lerni esperanton?). Pollingva propaganda broŝuro de la konata esp. aŭtoro ; ĝin eldonis « Lingvo Internacia » — eldonejo (Marszalkowska 81 m. 33, Warszawa). 16 paĝoj plus kovrilo. Form. 15 × 21. Prezo : 0.30 zl. La broŝuro entenas gramatikan analizon de lab. kantoj k modelon pri memor-ekzercoj. Kun reklamo pri SAT-eldonaĵoj.
EDITURA UMANITATEA (str. dr. Istrati 10, Bukaresto) aperigis libreton rumanlingvan de la esp-isto I. Ionescu-Capatana (32-paĝan) kun biografioj pri R. Rolland, Luiza Michel, Domela Nieuwenhuis, Errico Malatesta. La materialo grandparte estas tradukita el Sennaciulo.
Nenia paco sen la revolucia renverso de l’kapitalismo
« Ĉiu partio deziranta aparteni al la 3a Internacio havas la devon denunci same la malkaŝan socialpariotismon kiel la hipokritan k malveran socialpacismon, elmontri sisteme al la laboristoj, ke sen la revolucia renverso de l’kapitalismo neniu internacia arbitracia tribunalo, neniu konvencio pri armilreduktado, neniu « demokrata » reorganizo de l’Ligo de Nacioj liberigos la homaron el imperiismaj militoj. » (6-a kondiĉo de aliĝo al la Kom. Internacio).
Gvidlinio de Lenin… kiu meritas esti revokata en la memoron de l’hodiaŭaj « real-politikistoj ».
Ekster nia movado
La 28-a Universala Esperanto-Kongreso okazis en Vieno (Aŭstrio) de la 8a-15a de aŭgusto, sub la protektado de l’ŝtata prezidanto V. Miklas. La Viena ĵurnalo « Reichspost » (tre katolika) ĉiutage portis tutan paĝon en esp-o, kun raportoj pri la kongreso. La inaŭguro okazis en la festsalonego de « Neue Burg » (Nova Kastelo). Havis lokon akcepto en la urbdomo k lekcioj de la Somera Universitato. En la laborkunsidoj estis ĉefe nur pridiskutata la temo : transloĝiĝo de UEA el Ĝenevo al Londono, pri kiu punkto ne povis okazi interkonsento, ĉar kelkaj svisaj esp-istoj insistas pri restigo de UEA en Ĝenevo. Oni diris al ni, ke tiu ĉi kongreso ne estis pli bone organizata ol tiu de l’antaŭa jaro en Romo, k ke multaj plendoj aŭdiĝis pro organizaj fuŝoj.
La Universitata Rondo Esperantista (Ljono, Francio) entreprenis enketon ĉe franclingvaj eminentuloj, por scii kion ili pensas pri la enkonduko de esp-o en la unuagradaj lernejoj ĉe la lasta lernajaro k por peti ilian apogon al la propono. La cirkulero estas subskribita de la socialista deputito A. Philip, profesoro de la jura fakultato en Ljono.
La neŭtralaj gazetoj anoncas la starigon de nova asocio anstataŭ la jure nekonkerebla U.E.A.; ĝi havas la titolon : Internacia Esperanto-Ligo. Sidejo en Londono. La organo nomiĝos « Esperanto Internacia ». Ankaŭ « Heroldo » (post reaperigo en januaro) estos oficiala organo de la Ligo. S-ro Goldsmith (elektita kiel direktoro de UEA) nomiĝos ĝenerala sekretario de IEL. La strukturo (bazita sur la landaj asocioj) estas tiu de la novdata UEA (internacia, ne universala).
Propagandkomitato en Kimrio (Britio) aranĝas konkurson favore al partopreno en literatura k muzika festo (1937). Premio de 5 pundoj por la plej valora traktaĵo pri « Esp-o kiel komprenigilo inter la nacioj ». Numero de l’konkurso « 30 ». Ĉiu verkaĵo devas esti manskribita, maŝinskribita aŭ presita sur unu flanko de l’papero (folio 30 × 20 cm). Lasta dato : inter 22. aprilo k 1. majo 1937. Pseŭdonima subskribo. Vera nomo k adreso en aparta sigelita koverto kun la konkurs-n-o k la pseŭdonimo. Sekretaria adr. : S-ro J. Rhys Lewis, Eisteddford Office, Machynlleth, Mont., Wales (Britio).
[REKLAMO p.6] SENNACIECA REVUO — La oktobra kajero enhavas multajn originalajn artikolojn, raportojn, kritikojn, ktp., i.a. el Hispanio, Palestino, Germanio. Granda literatura k scienca parto. 16 paĝ. Ilustrita. Unuopa n-o : 2.50 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20
MEMORNOTO
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 13., 20., 27.8., 3., 10., 17., 24.9., 1.10.; O Barreiro, 9.8 k Republica, Lisbono, 7.8. (pri vizito de K-do Lanti en Barreiro); Verdad, Valencio, n. 19 (aŭtogramo de esp. letero de Mangada); Industr. Worker, Chicago, 5.9.; United Progressive News, Los Angeles, 7.9. (intervjuo kun K-do Ege).
PRI LA SAT-KONGRESO ENPRESIS : Socialdemokraten, Odense, 12.9. (ilustr.); Our Circle, sept., Women’s Outlook, sept.; The Cab Trade News, The Record, M.C.O.D.A. Gazette, Paisley Daily Express, Ilford News, Typographical Circuler.
Korespondado
ARGENTINIO.
K-do Arimondo Fulgenzi, str. Misiones 369, Buenos Aires, petas siajn gekorespond. ĉesigi la koresp. kun li, ĝis la sendo de nova adreso.
AŬSTRIO.
K-do Karl Hansl, Thaliastr. 75, 1/11 16, Wien XVI, volas interŝanĝi Pl k fotojn kun K-doj el ĉiuj landoj. Certe respondos.
K-do Heinrich Hampeis, Gablenzgasse 106, Stg. 7/1, Wien XVI, dez. interŝ. Pl k fotojn kun ĉiulandaj K-doj Resp. certa.
ESTONIO.
K-do J. Mukk, Kauba t 5, Viljandi, dez. interŝ. PM kun transmaraj landoj, precipe Palestino. Nepre respondos.
HISPANIO
K-do M. Sala, el Olot, kiu anoncis en aŭgusta « S-ulo », bedaŭras, ricevinte multe da korespondpetoj, nun ne povi respondi, ĉar li troviĝas kiel kuracist- helpanto ĉe fronta hospitalo.
NEDERLANDO.
Esp. grupo da gelaboristoj dez. korespondadon kun Gek-doj el ĉl. Skribu grandnombre al K-do W. A. van Toor, Kortlandstr. 6 r, Krimpen a.d. Ysel. Certa respondo.
K-do J. Poelhuis, Kobstederstr. 22, Winterswijk, 34-jara, dez. interŝ. L, Pl k ilustr. gazetojn kun ĉiuj Gek-doj. Nepre respondos.
K-do J. H. Blom, B. H. Heldstr. 12, Winterswijk, dez. interŝ. L k ilustr. gazetojn kun ĉiul. Gek-doj. Respondos nepre.
Laborista Esp. Sekcio deziras korespondi kun Gek-doj tutmondaj pri diversaj temoj. Nepra respondo. Adr.: K-do Jb. Sandstra, L. Tuinstr. 7, Enkhuizen, N. H.
Mi interŝanĝas 50-300 poŝtmarkojn kun ĉl. Adreso : K-do P. B. Stengs, Haarlemmerdijk 41, 11, Amsterdam-C.
Mi volas interŝanĝi ilustr. poŝtkartojn, kun propaganda celo. Sendu amase ! — Adreso : R. Schroevers, Eedestr. 15, Vlissingen. Garantias respondon.
Du K-doj deziras koresp. pĉt. kĉl. Resp. gar. Adreso : W. v. Merkesteijn, Agatha Dekenstr. 19, 1, Amsterdam.
Du junaj K-doj dez. kor. kun junaj Gek-doj el ĉ.l. Skribu al : D. Bezem, Dahliastr. 55, Den Helder.
3-a Lab. Olimpiado, Antverpeno 1937
La K-doj kiuj alsendis ekspozici-materialon, estas petataj pacienci ankoraŭ iomete. La esperanta broŝuro pri Antverpeno ankoraŭ ne pretiĝis.
AŬSTRIA SENLABORULO (SAT-ano), komerc-oficisto maldungita post pli ol 14-jara deĵoro, vidante neeblon rericevi oficon en Aŭstrio, havante familion, petegas, pro granda mizerego, pri helpo el eksterlando. Skribi pere de SAT-redakcio.
[REKLAMO p.6] Se vi ŝanceliĝas pri la korekta uzo de iu esperanta vorto, vi nur bezonas konsulti la Plena vortaro de Esperanto eldonita de SAT (2-a eldono, 512 paĝoj, form. 14,5 × 20 cm. Prezo : 60.— fr. fr. plus afranko rekomendita ; por SAT-anoj la propra ekzemplero por 54.— fr. fr. afrankite). En ĝi la senco de ĉiu esp-a vorto estas detale klarigita per la helpo de multnombraj ekzemploj. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.
K-dino T. Timmer, Rosend. str. 486, ARNHEM (Nederl.) petas pri sciigo, ĉu iu vizitinto de la manĉestra kongreso trovis eble arĝentan pilkon, kiun ŝi perdis okaze de sia kongresvizito.
Núm. 447, 25 de novembre de 1936
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 447 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. NOVEMBRO 1936
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
La Administracio de SAT pri la problemo de la devaluo (1)
Kiel vi ĉiuj scias, la devaluo de l’respektivaj monvaloroj okazis antaŭ kelka tempo en kvin landoj, inter kiuj troviĝas du, kie SAT havas la plimulton el sia membraro k klientaro, nome Francio k Nederlando.
Tia ekonomia evento ne povas resti seninflua sur nian entreprenon, kies agadkampo estas tipe tutmonda. Imagu la perturbon, kiun kreas la devaluo en firmo, — francia, nederlanda aŭ svisia, — kies komerco estas esence internacia. Ne ĉiuj establoj, el tia speco, kapablos rezisti al la skuego; multaj ŝanceliĝos, aŭ longtempe vegetos.
Ĉu do troviĝos inter ĉi lastaj ankaŭ nia « firmo », sub la frapo de la ekonomileĝa [?] uragano? Ne, ni ne mortbaton suferos. Male, ĝuste dank’ al nia tutmondeca karaktero, ni atendas, post ioma tempo, signojn de nova prospero.
Kiel do tio povas okazi, ĉar ja ni jam komunikis lastnumere, ke ni ŝanĝas nek la prezojn fiksitajn en francaj frankoj, de niaj varoj, nek la tarifon de kotizoj k abonoj por la devaluitaj landoj? (Eĉ tiu de Nederlando prezentiĝas valute k nominale iom pli favore, kompare kun la antaŭaj jaroj, ĉar tie ni rajtas atendi por 1937 proporcian kreskon de la membraro!).
Nu, simple pro tio ke, laŭ nia konjekto, la malpliiĝo, en orvaluto, de niaj enspezoj en la devaluitaj landoj estos larĝe kompensata per altiĝo — ne laŭ ora, sed laŭvaluta! — de niaj enspezoj (transformitaj en fr. fr.) en landoj, kies valuto ne ŝanĝiĝis.
Por la SAT-anoj k klientoj en Britio, Usono, Skandinavio kc., la devaluo de l’franko signifas, ke de nun ili elspezos 1/3 malpli por aĉeti niajn librojn k « Plena Vortaro »n. Konsekvence ni esperas, ke akceliĝos tie la vendado de la SAT-varoj k do, ke altiĝos la vendocifero. Dume ne ekzistas motivo por niaj membroj en la devaluitaj landoj ĉesigi aŭ bremsi la aĉeton de niaj eldonaĵoj, ĉar ja ne ŝanĝiĝis la rilato inter ilia salajro k niaj prezoj.
* * *
Ni do juĝis oportuna dissendi kun tiu ĉi n-o de « S-ulo » ne nur nian Tarifon pri kotizoj k abonoj, kiel ĉiujare en tiu ĉi sezono, sed plie nian plej novan katalogon, kiu cetere entenas ankaŭ la gazet- k membro-tarifojn. Ni insistas, por ke ĉiu aktiva SAT-ano fariĝu kvazaŭ reprezentanto de SAT en siaj rilatoj kun ne-SAT-anoj, aparte kun tiuj, kiuj finis la lastajn kursojn kun sukceso k nun bezonas esperantan legaĵon. Ĉiu el ni propagandu por la idealo de SAT, prilaŭdu la valoron de nia literatur-kolekto. Al la malnovaj esperantistoj, samkiel al la ĵusbakitaj, ni montru la neceson posedi nian « Plena Vortaro »n por majstri la lingvon.
Ni demonstru al ili, ke SAT estas la sola esperanto-asocio, prolettendenca k tutmonda, kiu, spite la krizon, certigadis la regulan aperadon de du monataj gazetoj, de Jarlibro ktp. — ke SAT estas la sola racia solvo de efektiva, fakta, nesurpapera unueco; — ke SAT estas la organizo, en kiu devas ariĝi ĉiuj proletesperantistoj, kiuj ne malinteresiĝas pri la sorto de sia klaso. — ANTAŬEN!
(1) Ni uzas tiun ĉi neologismon, por esprimi la malplivalorigon de monvaluto kompare al la ora normo. Ni preferas la formon devaluo al devaluacio (kiel ni uzas: evoluo anstataŭ evolucio).
Favor-oferto por fru-aliĝantoj:
Kamaradoj, kiuj pagos sian kotizon por 1937, la tuton aŭ parton el ĝi, ĝis la 31. januaro, rajtos aĉeti po UNU el la sekvantaj libroj (laŭ elekto) je granda escepta prezo:
IZGUR, Je la Nomo de l’Vivo, 224 paĝoj, por 7.50 fr. fr. (anst. 12.— fr. fr.) kataloga prezo.
GILLES, Skizo pri Filozofio de la Homa Digno (Trad. Lanti), 148 paĝoj, broŝur. por 7.— fr.fr. (anst. 10.— fr.fr.); bindite por 10.— fr.fr. (anst. 14.— fr.fr.).
HAŜEK, LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK, 154 paĝoj, broŝ por 7.— fr. fr. (anst. 10.— fr. fr.); bind. por 10.— fr. fr. (anst. 14.— fr. fr.).
K-doj, kiuj eventuale jam posedas tiujn 3 librojn (sed nur tiuj!) elektu alian libron (escepte de PL. VORTARO) laŭ nia katalogo k dekalkulu esceptan rabaton de 40 % je la originala prezo.
Atentu la templimon! Ĝi ne estos plilongigita! Frupagantoj plifaciligas serioze la administracian laboron. Ju pli frue vi kotizas, des pli glate ni povas prizorgi vin!
Retrospektive k perspektive!
Kial ni presigis dukolore la lastnumeran frontpaĝon? — tiel demandis nin kelkaj legantoj. Duobla motivo estis por tiu festkoloro: la unua estas la invito de l’Organiza Komitato al la Kongreso de SAT en Roterdamo, okazonta en la jubilea jaro de l’lingvo esperanto (1887-1937), kongreso kiun ni ĉiuj deziras do speciale brila k impona. Kaj la dua motivo estas, ke, kun tiu numero, « Sennaciulo » eniris la 13-an jaron de sia ekzistoperiodo. Fondita kiel semajna organo de SAT post la Brusela kongreso, en 1924, ĝia unua numero aperis komence de oktobro 1924. Ĝi restis semajna ĝis la skismo en la movado. Poste ĝi fariĝis dusemajna, k de kiam ĝi estis malŝarĝita de la kunlaboraĵoj, kiuj ne rilatas rekte al la esperanta movado, ĝi estis monata, dum « Sennacieca Revuo » transprenis la ceteran materialon (socipolitikan k literaturan).
K-doj, kiuj do volas plene vivi la SAT-vivon, ne kontentiĝos pri la legado de la nura oficiala organo, sed ili estas samtempe abonantoj al « Senn. Revuo », la dua organo de SAT duoble pli ampleksa ol « Sennaciulo » k ilustrita. Nur abonante ambaŭ organojn, vi havas la necesan intiman kontakton kun via organizo, ĉar ĉiun duon-monaton vi trovas gazeton de SAT ĉe via hejmo: la 10-an — « S. Revuo »n, la 25-an — « Sennaciulo »n. La lastmonata dukolora n-o de « S-lo » eldoniĝis en kvanto de 6.000 ekzempleroj: tio estas la plej alta eldonkvanto ĝis nun atingita! presita n-o ni posedas ankoraŭ sufiĉan kvanton, por disponigi ĝin kontraŭ modera pago (10 ekz-oj por 5 fr. fr.)
— pàgina 2 —
8 SENNACIULO
al varbistoj. Hodiaŭ la proporcio de disvastigo sur la terglobo de niaj SAT-aĵoj bedaŭrinde ne estas tre egaligita; unuflanke disvastiĝas en la nederlandlingva teritorio multaj miloj da ekzempleroj, ĝis en la plej eta vilaĝo; — aliflanke iuj teritorioj (eĉ nefaŝistaj!) estas tro maldense prisemitaj. La laboristaj espistoj en la mondo devas respondi potence k entuziasme al la grandaj propagandaj klopodoj de la nederlandaj Gek-doj, por ke stariĝu sana ekvilibro en la disvastiga ritmo de nia movado.
La problemo ne estas nova, sed ĝi estas ankoraŭ aktuala. Precipe ni turnas nin al la K-doj en Svedio, kie ekzistas forte elkonstruita L. E. A., por peti ke ili pli ol ĝis nun alkutimigu siajn kursanojn k ellernintojn al la ideo fariĝi membroj de SAT k legi tutmondajn gazetojn. Il iru sur la vojo de la nederlandaj K-doj, ili ankaŭ penu penetrigi « S-ulon » ĝis en la plej eta vilaĝo de Laponio aŭ de Vermlando, por partoprenigi ĉiujn lab. esp-istojn, super la landa skalo, en la granda familia rondo tutmonda, kies organiza esprimo estas SAT.
K-doj, kiuj havas multajn korespondantojn tra la mondo, dissendu al siaj eksterlandaj amikoj nian organon, por ke tiuj lastaj ekkonu nian laboron k estu interesataj pri nia movado.
Perantoj de SAT! Ne forgesu vian gravan taskon ĉe la fino de la jaro. Ne kontentiĝu pri la membronombro elmontrita pri via loko en la lasta Jarlibro. Plialtigu ĝin, pruvante per tio ke vi estas la ĝusta viro sur la ĝusta loko, kiel diras proverbo… eĉ se kelkfoje vi estas K-dino!
Al ĉiuj informpetantoj ni sendas specimenaj ekzemplerojn de niaj gazetoj k katalogon tute senpage. Ni kolektas la adresojn de varbebluloj (sed oni komuniku nur adresojn de vere seriozaj K-doj, pri kies varbiĝo ni rajtas esperi, por ke la elspezo restu ĝust-proporcia kun la rezulto!).
Kaj nun al la laboro, K-doj, por pli granda SAT!
Armita paco!
Eŭropo similas al vazo el malbona lado, kiu antaŭ dudek jaroj jam ricevis seriozan kontuzon treege malbeligintan ĝin. Intertempe krevis kiel vezikoj sur ĝia surfaco pecetoj da rustinta feraĵo. La aspekto de Eŭropo pli k pli malboniĝas. La danĝera maniulo el Romo deklaris la militon al la Paco per malarmado, al la Paco en kolektiva klopodado k reciproka konfido. Li proklamis la feran pacon, la pugnan pacon, la armitan pacon balanciĝantan sur la pinto de bajonetoj — leĝo de Eŭropo, leĝo de l’Mediteraneo, leĝo de l’Balta k de l’Norda maroj, leĝo de l’Nigra maro, leĝo de l’Oceano. Anstataŭ bongusta trinkaĵo fluas el la kontuzita vazo Eŭropo malbonodora puso…
Kie restas la konscienco de l’popoloj? Ĉu ĝi ne plu ekzistas? Aŭ ĉu ĝi ankoraŭ ne ekzistas? Ja eble ĝi neniam ekzistis? Ŝajnas, ke ĉi lasta supozo estas la ĝusta.
La konscienco de l’popoloj dormas en la profundo, k oni devas ĝin veki; ĝi formiĝas en la subo de l’homaj estaĵoj kiel burĝono, sed ĝi ne ankoraŭ iĝis manifesta, ne ankoraŭ transformiĝis en aktivecon sufiĉe fortan por detrui la malbonfaran influon de politikaj krimuloj, la pereigan spiriton de l’naciismo, militismo, superregismo k kapitalismo.
Tamen, mi fidas en la laboristaro. Nenia alia klaso ol tiu de l’popolo laboranta, kreanta ĉiujn produktojn, ĉiujn valorojn, k de kiu fine dependas la tuta funkciado de ajna socio, kapablas solvi la problemon pri paco. Mi fidas la laboristaron, ĉar ĝi manipuladas la produktilojn, k kiam ĝi havos plenan konscion, ĝi ekregos la produktilojn por ilin utiligi kontraŭ la ekspluatantoj k iliaj lakeoj k ordonplenumantoj. Tiam la produktiloj ne plu servos por fabrikadi mortigilojn, nek por subpremi la unujn fare de l’aliaj; ili servos por triumfigi la ideon de l’Eterna Paco inter la Homoj k por certigi la pludaŭron k progresadon de l’homa speco sur la fundamento de harmonia kunlaborado sen-envia k sen-konkura.
Mi estas konvinkita, ke la lingvo esperanto ludos gravan rolon en la interpacigo de l’popoloj. Ĉar estas absolute necese, ke ĉio fremda formalaperu el la koroj de l’homoj, k ke ennestiĝu en ili la sento de familiaro k de konfido. Nur tiam simplaj homoj vere povos senti sin fratoj. La lingvo estas la plej grava elemento en tiu procezo; la diverslingveco interfremdigas homojn, la unulingveco kreas eduk- k spirit-komunecon. Tial ni esperantistoj ne laciĝu varbi, varbadi por nia afero; ni estu firme konvinkitaj, ke ni semas pacon, ke ni detruas la bazon de tiuj fiereguloj, kiuj hodiaŭ je la nomo de l’Naciismo trompas la simplajn homojn, pentrante al ili absurdajn bildojn pri Paco ripozanta sur la pinto de bajonetoj. Esperanto estas pli ol nura teknikaĵo; ĝi estas sennaciigilo.
N. B.
Timigaj nombroj
En la « Haga Monatgazeto » iu d-ro Luning Prak donas kelkajn nombrojn pri la konstanta kreskado de la loĝantaro en Eŭropo k pli detale de la nederlanda popolo.
La loĝantaro de Eŭropo, laŭ la artikolo, plimultiĝis de la jaro 1800 ĝis hodiaŭ per 325 milionoj da homoj, tio estas, ĝi kreskadis de 175 milionoj ĝis 500 milionoj..
La loĝantaro de Nederlando sumiĝis en la jaro 1829 je 2.600.000 da homoj, en 1934 je 8.400.000. Sube troviĝanta tabelo montras, ke la kresko ĉiam plirapidiĝis.
| Jaro | |
|---|---|
| 1829 | 2,600,000 |
| 1869 | 3,600,000 |
| 1899 | 5,100,000 |
| 1909 | 5,900,000 |
| 1920 | 6,900,000 |
| 1930 | 7,900,000 |
| 1934 | 8,400,000 |
La nombro da naskiĝoj en la jaro 1875 estis po familio 7,75; en 1900 ĝi malaltiĝis ĝis 6,21; en 1908 ĝis 5,20. Ĝi ankoraŭ konstante malaltiĝas. La rapida kresko en la lasta tempo estas kaŭzata de la medicino, kiu grave malgrandigis la nombron da infanmortoj.
En la jaro 1897 la nombro da mortoj inter infanoj malpli ol 5-jaraj estis 16,5 % sur la kamparo; en la urboj 24,8 %. En 1927 ĉi tiuj nombroj malaltiĝis ĝis 9,3 % k 9, 3 %. Laŭ la artikolo la nombro da infanoj ĉe laboristaj familioj estas pli granda ol en la familioj de intelektuloj. Krome la nombro ĉe familioj kun pli altaj enspezoj estas malpli granda ol ĉe familioj kun la plej malaltaj salajroj. Oni citas studon de d-ro Sanders pri 2.500 familioj en Roterdamo.
Laŭ tiu studo la oficistoj havas plej malmulte da infanoj (mezkvante du). Tiam sekvas la intelektuloj (verŝajne oni celas la pli riĉajn tavolojn — Trad.) k la kvalifikitaj laboristoj, la butikistoj. La nekvalifikitaj laboristoj estas plej «riĉaj». Ili havas mezkvante 4 infanojn. Krom tio, en tiu grupo oni plej frue geedziĝas.
Ĝis ĉi tie la artikolo de d-ro Luning Prak, kiu tute ne instigas al limgado de naskiĝoj. Li nur donas ciferojn, parolas pri la ekonomia malordo, sed venas al nenia konkreta ideo por normaligi nian socian vivon. Sed ni, laboristoj, devas lerni per ĉi tiuj ciferoj, ke la problemo pri homa multobligado estas tre konsiderinda. La progresado de la medicino nur povas esti beno por la homaro, se ni aliflanke tre racie limigas la naskiĝnombron.
Kaj ree ni povas konstati, ke kie regas plej da mizero, tie la racio plej malfacile povas enpenetri. Kontraŭstari la homan mizeron, jen tasko de la politikaj partioj; kontraŭstari la malraciemon, jen unu el la taskoj de SAT.
B. W.
El Palestino
En la jaro 1934 fondiĝis en Palestino organizo kontraŭfaŝista « ANTIFA » grupanta judajn k arabajn laborulojn, kiu celas, sin apogante sur ĉiujn progresemajn k demokratajn elementojn en la lando, kontraŭbatali la naciecan malamon k ŝovinisman propagandon dividantan la du popolojn. Dum sia dujara ekzisto ANTIFA fariĝis la sola kontraŭfaŝista organizo, kiu kapablis arigi ĉirkaŭ si, vere ankoraŭ malgrandan nombron, sed tamen la plej sinceran parton de la judaj k arabaj elementoj, kiuj pretas senlace k kuraĝe bari la vojon al la ĉion detruanta faŝismo k krei en Palestino spite al ĉiuj nenaturaj obstakloj judaraban interkomprenon. La lastaj teroraĵoj k sangaj bataloj, kiuj daŭras jam ses monatojn k kiuj plifortigis ankoraŭ la muron de rasmalamo inter la judaj k arabaj amasoj, montris klare la rolon de l’faŝismo k de la brita imperiismo k evidentigis la historian rolon, kiun devas ludi ANTIFA por krei pacon k harmonion inter la du popoloj surloĝantaj la landon.
Por la brita imperiismo Palestino, kiu dum la daŭro de la lastaj jaroj akiris valoron kiel strategia bazo k ekonomia faktoro por la angla ŝtato, kiel ŝlosilo al Hindio, servas nur kiel ilo por ĝiaj imperiistaj celoj. Fidela al la formulo « Dividu k regu » ĝi incitas unu parton de la lo-
— pàgina 3 —
SENNACIULO 9
ĝantaro kontraŭ la alian, kvereligas la judojn kun la araboj por pravigi sian estradon. Ne estas do mirinde, ke dum la 18 jaroj de sia mandatregado eksplodis jam kvin fojojn teruraj pogromoj k sangelverŝado. Sub la preteksto de pacigado ĝi venigis dum la lastaj okazaĵoj grandan nombron de soldataro, k envere ĝi servas nur kiel gardposteno al la Suez-Kanalo.
La imperiistaj celoj de la brita registraro harmonias kun la sociaj interesoj de la araba feŭdismo. La Efendoj estas sangaj malamikoj de la juda enmigrado, ĉar ĉi-lasta evoluigis la landon el feŭda ŝtato al kapitalista, ĝi transformis la ekonomion de la lando k disfaligis la bazojn de l’forevoluinta feŭdismo. Ne por defendi la felaĥojn (malriĉajn terlaboristojn) la arabaj terposedantoj, kontraŭloj de ĉiu agrara reformo, postulas la ĉesigon de la juda enmigrado k tervendado (kvankam ili riĉiĝis ĝuste dank’al tiu tervendado), sed por konservadi siajn terposedaĵojn, la bazon de la feŭda superregado.
Dum la lastaj ses jaroj Palestinon envenis 183.000 personoj. Nuntempe la juda loĝantaro en Palestino sumiĝas je ĉirkaŭ 400.000 homoj. La plej granda parto de la enmigrintoj establiĝas en la vilaĝoj k okupiĝas pri agrikulturo. En la urboj ili penetras en ĉiujn branĉojn de la industrio; metalurgio, domkonstruado, transporto, ktp. Unu kvarono el la tuta juda loĝantaro en Palestino estas gelaboristoj.
La juda enmigrado iĝis la motoro de ekonomia k socia progreso. Ĝi kreis en la lando antaŭe dezerta k senfrukta novajn laborfontojn. La evoluo de la lando influis grandskale la araban loĝantaron, kiu kreskis de 570.000 al 905.000. Sole dum la du lastaj jaroj 30.000 araboj el najbaraj landoj trovis laborokupon en Palestino. Estas nur bedaŭrinde, ke pro nacia ŝovinismo la 100.000-membra profesia organizo de la juda laboristaro « Histadruth » rifuzas akcepti en siajn vicojn k organizi la arabajn ekspluatatojn, puŝante ilin en la brakojn de l’araba faŝismo, pligrandigante tiel la nacian antagonismon disigantan la du popolojn, el kio profitas la Mufti-partio k la brita imperiismo.
ANTIFA celas detrui la faŝistajn fortojn de ambaŭ popoloj, prepari la ekeston de paco inter la laborul-amasoj, forigi el iliaj koroj la egoistajn naciecajn sentojn. ANTIFA proklamas la labor- k ekzistorajton de ĉiu laborulo sen diferenco de nacieco.
Dum la last-septembra Packongreso en Bruselo reprezentis Palestinon, unuafoje en la historio, jud-araba delegitaro, reprezentantoj de ANTIFA.
Laŭ Esperanta Informservo de l’ANTIFA
[REKLAMO p.3] Instruu vin pri la pasinto de nia Movado! Legu la faktoriĉan broŝuron de G. P. de Bruin Laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito 36 paĝoj. Form. 14 × 20 cm. Prezo: 4.— fr. fr. afrankite. Ĵus aperinta! SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.
UNIVERSALA KONGRESO K NACIEMO
Ni ĵus ricevis specimenon de la afiŝo, kiun eldonis la organiza komitato de la 29-a Universala Esperanto-Kongreso, kiu okazos de la 7-a ĝis la 15-a de aŭgusto 1937 kiel Jubilea Kongreso en la ĉefurbo de Polio, kie loĝis d-ro Zamenhof k kie li kreis sian lingvon. Sur la afiŝo de tiu universala kongreso la nomo de la internacie konata kongresurbo portas nacilingvan veston! Oni skribas «Warszawa» anstataŭ «Varsovio». Kvankam oni scias, ke Zamenhof mem rekomendis minimume por internacie konataj geografiaj nomoj la esperantigitan formon, k ke oni legis en la « Fundamento de Esperanto » kiel ekzemplon por urbloĝanto: Varsoviano (same kiel Parizano k Nov-Jorkano)! Kiel do kredi je la universaleco de l’jubilea kongreso, se sur ĝiaj propagandiloj oni trovas naciaĵojn? Oni pretekstas glorigi la verkon de Zamenhof, k dume oni piedpuŝas ĝin, enirigante tra kaŝpordo la fremdan al ĝi spiriton de l’naciismo!
(Ni diru, ke la L.K.K. uzas ankaŭ la du (!) internaciajn formojn Varsovio k Varŝavo en siaj cirkuleroj, sed tio ne forviŝas la malbonan impreson, kiun faras la dufoje ripetita nacilingvaĵo sur tiel reprezenta dokumento, kia estas propagand-afiŝo!)
ATENTU GEK-DOJ! K-do M. Demmenie, 3e Oosterparkstr. 17, Amsterdam (O), transloĝiĝis al Roterdamo, Dijkstraat 20, I. La taskon de sekretario de I. O. de I.F.E.T.T. transprenis K-do J. Lok, Ortheliusstr. 108, III, Amsterdam (W).
LA ERARO DE MARSO
[BILDO p.3 | 7,54,32,79] Desegnaĵo: du nudaj infanaj figuroj, kvazaŭ dancantaj, tenas inter si grandan stelon, super kuŝanta kapo de barba viro (Marso) inter rompitaj armiloj.
TEATRAĴETO VERKITA DE TORF. AGLO.
Por prezenti ĝin propagandcele, la grandlitere presitaj partoj nekursivaj estu tradukitaj nacilingven. La esperanta parto ne bezonas klarigon al neesperantisto, ĉar la prezento per si mem k la antaŭa nacilingva parto donas sufiĉan klarigon. En Amsterdamo la teatraĵeto estis prezentita kun plena sukceso. La nura prezentokondiĉo estas, ke oni sendu ekzempleron de nacilingva traduko k raporton pri la rezulto de l’prezento al: F. L. E., Postbus W. 6, Amsterdam, W.
Ludantoj: Marso, Eŭropo, Azio, Aŭstralio, Ameriko k Afriko. — Marso estas plenaĝulo, la aliaj roloj estu prezentataj de infanoj.
UNUA SCENO. Sur la scenejo en la mezo staras Marso. Li estas plene kovrita per vesto simila al tia de « KU-KLUKS-KAN ». Nur estas truetoj antaŭ la okuloj k en la vesto estas du fendoj, tra kiuj eblas eligi manon. Sub la vesto li portas sur si pafilon, kanonon, sabron, bombon k flugmaŝinon (imititajn). Sur la scenejo estas tablo, sur kiu eblas labori; ĉirkaŭ la tablo estas volvita nigra papero, tiel ke ĝi aspektas kiel kesto, sur kiu frontflanke estas desegnita la emblemo de veneno (skeleta kapo kun krucitaj ostoj). Super tiu emblemo estas la vorto (nacilingve) « Municio ». Sur la tablo, nevidebla de la publiko, estas la jam farita verda stelo. La armiloj ankaŭ povas kuŝi tie. Marso ankaŭ povas surhavi kirason, anstataŭ K.K.K.-veston. Li staras senmove dum la unua elparolo de l’monologeto: lia parolo estas malrapida, sed sonas severe. (Ĉe la malfermo militista muziko aŭ tamburado.)
Marso: Aŭdu! Heroa kuraĝo! Fidelo! Libero! Kampo de Honoro! Ŝtato kontraŭ ŝtaton, homoj kontraŭ homojn, kanonoj kontraŭ kanonojn, kuglo kontraŭ kuglon, venengaso kontraŭ venengason. Murdo! Sango! Malamo! Venĝo! Funebro! Detruado! Ha, ha! Mi konas ilin, miajn klientojn. Ili estas regnestroj, diplomatoj, borsospekulaciistoj, k post ili la popoloj incitataj de ili en mia nomo. — Vidu, kiel ili envicigas sin…! Unu grupo ne scias kion volas la alia. Malfido regas. Ha, rigardu, la landoj fermas siajn limojn! Por mi la tero estas dividita en ŝtatojn, en landojn, en naciojn. La popoloj ne komprenas unu la alian. Ili ĉiuj parolas alian lingvon. Ilia dividiteco estas mia ekzisto, mia potenco. Tial ili fidas min! Ili venas al mi por konsilo. La tero estas malkunigita. Kvin mondpartoj ekzistas, dividitaj inter si. Mi konas ilin k ili konas min. Ili venas al mi, tiuj ĉi kvin! Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko k Aŭstralio…
DUA SCENO. — La ludantoj (kontinentoj) estas rekoneblaj per skarpoj, sur kiuj estas skribitaj iliaj nomoj. Marso k Eŭropo.
Eŭropo (surirante la scenejon, al Marso), en la mano arkon de figursegilo. Halo! maljuna krimulo! ne fanfaronu tiel. Prefere diru al mi, kie mi povas trovi Azion, Amerikon, Afrikon k Aŭstralion. Rigardu, jen mi havas la arkon de figursegilo. Mi scias, ke la aliaj havas la ceterajn partojn. Mi volas fari belegaĵon per tiu ilo.
Marso: Jes, vi nomas min krimulo. Sed sciu do, ke vi ne povos atingi ion sen mi. Neniam ili cedos al vi siajn partojn. Se vi volas atingi vian celon, vi devos perforte devigi ilin. Batalu, batalu, mia filo, por viaj idealoj k por via ekzisto.
Eŭropo: Sed pro tio ni ja ne bezonas mortigi unu la alian. Ni ja povus kunlabori, ni ja bezonas unu la alian?
— pàgina 4 —
10 SENNACIULO
FAKTOJ K OPINIOJ
Japanoj lernas anglan lingvon en mezlernejoj, sed tre malofte povas paroli ĝin. Germanan aŭ francan lingvon scipovas nur altkleraj homoj. Sed esperanton ili kapablas ekposedi en mallonga tempo. Kaj nun la urbanoj de Tokio havas grandan intereson pri la lingvo esperanto k multaj komencas lerni ĝin. Kaj post kvar jaroj oni povos vojaĝi Japanion nur per esperanto (Laŭ « Nia Programo » de Jap. Esp.-Instituto).
En Dancigo la germana sekret-polico observas la polan reprezentanton de la « libera ŝtato », ministron Papee k la reprezentanton de la Ligo de Nacioj, Lester. La ministro Papee demandis sian registaron, ĉu li tion devus publikigi en la pola gazetaro. La registaro neis. Do ĉio restas kiel antaŭe. Opoziciaj gazetoj estas malpermesitaj, opozicie pensantaj aŭ agantaj homoj estas arestitaj; multaj estas senjuĝe kondamnitaj al malliberigo. Momente la ĉefaj viktimoj estas socialdemokrataj laboristoj. (J. K.).
La sprita redaktanto k eldonanto de l’ «Suda Kruceto» (en Aŭstralio), Sukro, kolektis jenajn kino-novaĵojn (pri kies ĝusto ni malakceptas respondecon): En Vieno la filmo de Ĉaplin « Moderna epoko » estis cenzurita, ekde kiam Kaĉjo vidiĝis svinganta la ruĝan tuketon. Eniri Sovetion jam estas malpermesite al la filmoj kun Sirlej Templ, kiu tiel senhonte kuraĝis dum iu dimanĉo ekĉeesti porinfanan diservon. La britaj radio-stacioj ne plu disaŭdigos la plej amatan himnon « Jeruzalemo », por ke s-ro Fürer (Gvidanto) povu aŭskulti sen senti sin ofendita. Antaŭ nelonge Sidneja radiostacio, disaŭdiginte la voĉojn de l’birdoj k bestoj en la zoologia ĝardeno, ricevis tre varman gratulleteron de iama… volapukisto.
S-ro Stanklif (Akron, Ohajo), statistikis la oftecon de l’prepozicio « de » per analizo de kvin esperantaj verkoj. Li konstatis, ke la ofteco de tiu prepozicio estas pli granda ol la tuta ofteco de tridek aliaj prepozicioj kunadiciita, nur escepte de en, al, por k pri, el la esperanta provizo de 35. Konsultante la « Plenan Vortaron », oni trovas, ke estas dek du (12) apartaj signifoj de la de-familio. Eĉ apartaj nuancoj en la de-familio superas laŭ ofteco tre gravajn prepoziciojn. Laŭ s-ro Stanklif la kategorioj en «P. V.» ne estas sufiĉaj; li starigis dudek klasojn k pli (1). Li konstatis ankaŭ, ke « pozitiva k radikala diferenco evidentiĝas inter la stilo de Zamenhof en liaj traktaĵoj k artikoloj kompare kun liaj leteroj, poemoj k paroladoj ». (Laŭ « Scienca Gazeto »).
(1) Laŭ la plej granda vortaro en la mondo, « Oxford Dictionary of the English Language » (Oksforda Vortaro de la Angla Lingvo), ekzistas ĉirkaŭ cento da nuancoj por of, la angla vorto por de (do multege pli ol por la esperanta prepozicio).
La Jarkunveno de la Labor-Partio (brita) en septembro estis naŭza afero, — tiom naŭza, ke ĝi apenaŭ meritas priskribon. Mallonge antaŭe la estro de l’admiralitato, s-ro Hoare, alvokis por subteno inter la L. P.-anaro al la registara programo pri rearmado. Al tiu ĝi jese respondis, tiel ke neeblas rimarki iun ajn diferencon inter la sinteno de l’Labor-Partio k tiu de la konservativa registaro. Lastjare la brita registaro diris: « Sankciojn kontraŭ Italio » — la Laborpartio aprobis k subtenis la sankciojn. Ĉi-jare la registaro postulas « Pli da armiloj » k la Laborpartio denove konsentas: « Jes, ni subtenu la pliarmadon ». En okazo de milito la plej facile manovro por akiri la subtenon de l’laboristoj estas diri al ili: Ni devas protekti nian demokration. Vi batalu por ni kontraŭ la faŝismon! La grundo prepariĝas kiel en 1914. (I. F.).
El ĉie ni ricevis nombron da laŭdaj k gratulaj leteroj pro la bela aspekto de la lastaj numeroj de « Sennaciulo » k « Sennacieca Revuo ». Ankaŭ la fakto, ke pli da teksto kovras la paĝojn de l’nun eldonataj numeroj de la revuoj, ne pasis nerimarkite. Kompreneble ni estas tre sentemaj por tiaj gratulaj skribaĵoj, al kies aŭtoroj ni kore dankas. Tio instigas nin klopodi, por fari pli k pli multvaloraj la revuojn, tiel ke ili vere laŭ ĉia rilato superu nivele la aliajn.
Marso: Hm, hm! belegaj devizoj, mia filo, sensencaĵo. Vi ja scias, ke la aliaj ne komprenas vin. Parolu kun ili! Faru! Ili ne komprenos vin k kiam ili vidos, ke vi posedas tiel belan parton de figursegilo, nu, atentu!… ili forprenos ĝin de vi, se necese, perforte. Mia filo, faru kiel mi, k armu vin. Tiam la aliaj cedos al viaj deziroj. (Donas al li la pafilon). Sed rakontu al mi, mia filo, kion vi volas fari per tiu figursegilo?
Eŭropo: Tion mi diros al vi, maljuna krimulo, — per tio ni volas fari verdan stelon.
Marso: Verdan stelon? Kial?
Eŭropo: Ĉar, se ni sukcesos fari ĉi tiun verdan stelon, vi maljuna krimulo devos malaperi.
Marso: Sensencaĵo!
Eŭropo: Tamen, estas tiel. Ĉu vi ne scias, ke la verda stelo estas la simbolo de la mondlingvo ESPERANTO?
Marso: Esperanto? sensencaĵo! Esperanto ne estas lingvo. Por kompreni unu la alian, oni bezonas vivantan lingvon.
Eŭropo (intertempe jam malproksimiĝis): Esperanto vivas! (Li foriras).)
TRIA SCENO. Marso k Aŭstralio. (La nova ludanto suriras la scenejon el alia flanko, al kiu la antaŭa ludanto foriris).
Aŭstralio (suriras la scenejon, portante paketon da segiletoj por figursegilo): Bonan vesperon, sentaŭgulo Marso, ĉu vi eble vidis la aliajn 4 mondpartojn?
Marso: Nu, ĉu ankaŭ vi nomas min sentaŭgulo? Pripensu, kion vi signifus sen mi! Kun viaj gefratoj, la 4 aliaj mondpartoj, vi ja ne povas interrilati. Ili ne komprenas vin k vi ne komprenas ilin. Vi ne scias, ke Eŭropo volas posedi viajn segiletojn, por sia figursegilo. Jen akceptu armilon! (Donas al li kanonon.)
Aŭstralio: Kion mi devas fari per ĝi? Tiu ĉi objekto ja dolorigas k mortigas k kaŭzas nur ĉagrenon. (Kun akcento). Mi tute ne deziras militon!
Marso: Jes, jes, ĉiuj diras tion, mia filo. Sed kredu al mi: Milito ĉiam estis k certe ĉiam okazos.
Aŭstralio: Tamen la milito estas malbona, ĝi ja estas maljusto. Mortigi la homojn estas malbonega.
Marso: Efektive, ĝi estas malbono, sed necesa malbono. Aŭskultu! Oni volas ŝteli de vi ĉi tiujn segiletojn. Ĉu do vi ne batalos?
Aŭstr.: Kial oni volas ŝteli ilin de mi?
Marso: Oni volas fari ion per ili.
Aŭstr.: Jes, mi scias, verdan stelon ni volas fari.
Marso: Verdan stelon? Sed tio estus nur ebla, se vi per la armiloj devigus la aliajn.
Aŭstr.: Kial do?
Marso: Ĉar ili ja ne komprenas vin [?].
Aŭstr.: Sed la verda stelo estas la simbolo de Esperanto: Unu lingvo, ĉie, en la tuta mondo.
Marso: Ha, ha! unu lingvo en la tuta… Tio estas neekzistipova, ĉar tiu lingvo ne povas esti parolata.
Aŭstr. (intertempe jam malproksimiĝas): MI PAROLAS ESPERANTON. (Foriras).
(Finota).
Organizu la korespondadon
Tre grava estas tiu temo, kiun K-do Kalkman pritraktis en la antaŭa n-o. La organizado de l’korespondemuloj estas problemo, kiu nepre devas esti solvata, se ne multaj fervoraj komencantoj seniluziiĝos k forlasos nian movadon. La motivo de ĉi tiu artikoleto estas la sekvanta korespondanonco metita en « S-ulo » n. Ho jes, ĝi estis tre fruktodona anonceto! Mi ricevis entute 70 (sepdek) respondojn, k inter ili venis 45 (kvardek kvin) el Nederlando sola. Kompreneble mi devis al la plimulto sendi nean respondon; sed tion mi faris kun bedaŭro k malkontento, ĉar multaj skribis ke ili jam du-trifoje respondis anoncojn pri korespondado, sed ĉiam vane.
K-do Kalkman ankaŭ skribas pri la malfacilaĵo de senlaboruloj ŝpari la monerojn por afranko de siaj vanaj leteroj. Mi supozas, ke estas la sama kaŭzo kiu malebligas multajn anoncintojn respondi al ĉiuj. Sendi 70 leterojn aŭ poŝtkartojn eksterlanden postulas ja ankaŭ iom da mono.
Estas evidente, ke ĉi tiu maniero por interkontaktiĝi ne estas ideala. La korespondemuloj devas esti organizotaj. Oni devos eviti la nunan hazardan korespondserĉadon. Sed kiel? Ĉu per kunlaboro de l’landaj perantoj aŭ per propra oficejo en la SAT-movado? La plej bonan solvon K-doj pli spertaj ol mi devas doni. Utiligu la korespondemon por la progreso de esperanto!
Jono MARTELO (Norvegio).
LA SEKCIO UTRECHT I « FRATECO » okazigos letervesperon lundon, la 21-an de decembro. Ni atendas multajn leterojn. Adreso: K-do Grotenberg, sekr., Lange Lauwerstr. 21 bis, Utrecht, Nederl. Respondo garantiata.
Al tiu ĉi numero estas aldonita la nova Katalogo de l’SAT-eldonaĵoj, entenanta la Tarifojn por 1937.
— pàgina 5 —
SENNACIULO 11
Tra la esperanta gazetaro
PATRIOTA EDUKADO
« Mondo » (Ŝanhajo) publikigas en n-o 8 du leterojn de sovetiaj instruistinoj, laŭ « Soveta Lernejo » (n-o 4). Isajea Eŭlampia Ivanovna, instruistino en la 21-a mezlernejo de Saratov, skribas i.a.: « … Nur post la Oktobro mi ricevas la eblecon eduki vere liberajn, sanajn k spirite fortajn gejunulojn. …Miloj da miaj estintaj lernantoj aktive laboras por bono de la patrio k mi sentis, ke mi faris multajn utilojn al mia patrio, al mia lando. Mi havas 65 jarojn, sed mi ofendiĝas, kiam oni parolas, ke mi estas maljunulino. En nia lando ne ekzistas maljunuloj… Saĝa proverbo tekstas : « Ankaŭ sur maljuna arbo kreskas verdaj folioj ». Miaj verdaj folioj estas centoj da infanoj, kiujn mi instruas k edukas por nia patrio. Mi estas certa, ke mi vivos ankoraŭ 35 jarojn, k ilin ĉiujn mi fordonos por la infanoj. »
Komento superfluas. Melankolie oni konstatas ripetiĝon en la Historio, memoras pri 1789, 1793…
Cetere, « Mondo » estas absolutista gazeto, kiu allasas nur unu Veron, nome la bolŝevikan; pro tio ĝi ne ĝeniĝas kalumnii ne-samopiniantojn.
KRITIKI PLI VALORAS OL FLATI
En la oktobra n-o de « Nia Gazeto » ni trovas trafan « flugfolion », kiun subskribis ERA (malnova esp-isto). Per delikataj langopikoj li atakas « grandegulon » Kaloĉai, konstatante simple, ke plivastigo de esperanto (per propagando) ŝajnas al li pli necesa tasko hodiaŭ ol pliriĉigo de l’esp. literaturo. Por ĉi lasta celo nome pledas Kaloĉai, kiu opinias, ke oni povus kontraŭpezi per bonfarto de l’literaturo la malbonfarton de l’organiza stato de nia movado. La konstato de ERA venas ĝustatempe, malgraŭ ke ĝi malharmonias en la koncerto de laŭdego, kiun aranĝis en ĉi lastaj monatoj la esp. gazetaro al Kaloĉai k Bagi. Niascie « Nia Gazeto » estas la sola granda gazeto (krom la SAT-gazetoj), kiu ne publikigis la portretojn k la flataĵojn al la « fama paro ». — Makulo en tiu ĉi n-o estas la « Lingva rubriko », en kiu ĝuste svarmas la plej deformigaj preseraroj !
LA GRANDIOZA ERARO
Sub ĉi tiu titolo s-ro Teo Jung pritraktas larĝe en la 2-a n-o de la ĵus reaperinta « Heroldo de Esperanto » (Red. k Adm. Harstenhoekweg 223, Hago-Seveningen) la malpermeson de esperanto en Germanio fare de la nacisocialismo, per dekreto de la supera polica komandanto SS Himmler, k speciale ankaŭ la malpermeson eldoni « Heroldon » plue en Germanio. Li tradukas la esperon de l’germanaj esp-istoj per jenaj vortoj: « ankaŭ la germanaj esp-istoj ne forlasis nian aferon. Provizore ili ne plu povas kunbatali kun ni en la sama fronto, sed en siaj koroj k spiritoj ili restos fidelaj, ĝis kiam ankaŭ por la germ. esp-movado malaperos la nuna nokto de funebro k glore reaperos la suno de nova laboro por la amata idealo. »
Ankaŭ « Esperanto Internacia », oficiala organo de I.E.L., aperis (formato de « Sennaciulo »). Redaktas ĝin la sama Teo Jung. La unua n-o entenas malnovaĵojn aperintajn antaŭe jam en « Esp. Triumfonta »; ĝi do ne permesas al ni seriozan recenzon. (Jarabono kun kotizo : 35 fr. fr.).
BATO DE FRATO ESTAS SEN KOMPATO
En « Le Travailleur Espérantiste » de oktobro M. Bubu, parolante en la IPE-rubriko pri « lukto por unueco » asertas, ke « IPE estis la iniciatinto de l’vasta internacia kolektiv-koresponda movado (PEK) ». K-do Bubu ŝajne havas malfortan memoron ; ni konsilas al li trarigardi la malnovajn jarkolektojn de « Sennaciulo », en kiuj ĉiunumere li renkontas proponojn pri kolektiv-korespondado k eĉ tutan paĝon ĉiusemajne de peresperanta gazetservo (redaktitan de K-do Besler k financitan de SAT). Tio okazis longe antaŭ la ekzisto de IPE.
KIEL EN LA TEMPO DE LA IDO-SKISMO
Lidia Zamenhof trovas akrajn vortojn rilate la novajn gvidantojn de l’movado. En « Informoj de Esp.-Asocio de Estonio » (okt.) ŝi skribas « … la gvidantoj de la movado trovis pli facila elvoki skismon kun eble neantaŭvideblaj konsekvencoj, ol subiĝi al la statuto… Laŭ la decido de nur naŭ komitatanoj la landaj Asocioj estas petataj tuj eksiĝi el UEA k fondi novan asocion. Kaj se tiuj Asocioj aŭ delegitoj ne sekvos la gvidantojn sur la novan vojon ? Tiam okazos civila milito en Esperantujo, — ĉar ke UEA restu eĉ sen tri membroj, tio ja ne okazos facile. Se la estraro k kelkaj komitatanoj foriras, oni elektas aliajn… Okazis en 1907, ke la esp. popolo restis « armeo sen ĉefoj », k la senĉefa armeo venkis la senarmeajn ĉefojn ».
Tiuj ĉi diroj montras, kiel profunda estas la nuntempa malakordo, ĉe la neŭtraluloj.
ĈU NEESPERANTISTOJ GVIDU LA LAB. ESP. MOVADON?
En la ĵus aperinta duobla kajero de « Herezulo » (jul.-dec.) K-do Lanti trafe pritraktas la veran esperantistan problemon en artikolo « Paraleloj », kiu celas veki la konsciencon de ĉiuj, kiuj konsideras esp-on ne kiel akcesoraĵon, sed kiel aferon, al kiu indas dediĉi siajn plenan energion k liberan tempon. La artikolo estas tiom pli interesa, ke ĝi esploras objektiveme la profundajn kaŭzojn de la skismo en la lab. esp. movado. Lanti avertas kontraŭ la danĝero de l’tendenco, kiu subtenas la internaciisman organizmanieron en la lab. esp. movado (tendenco, kiun reprezentis k por kiu pledis Kibl ĉe la lasta kongreso de SAT) : danĝero, kiu kuŝas ĉefe en tio ke neesperantistoj (simplaj simpatiantoj al la ideo de esp-o) povas influi per siaj voĉoj la gvidadon de la movado !! Tiun danĝeran tendencon blokis SAT per sia sennacieca organizsistemo. Ĝi eltenas la saman batalon, kiun eltenis okaze de la ido-skismo la anoj fidelaj al la « interna ideo » kontraŭ la help-lingvanoj- « tujpraktikuloj » ĉirkaŭ De Bofron.
SALUTON K HONORON AL LA VALENCIANOJ!
Komence de novembro aperis la unua n-o, 6-paĝa (formato : 22 × 32 cm), de revuo « Popola Fronto » (duonmonata), eldonata de la Laborista Esperantista Grupo en Valencio (adr.: str. Mar, 25). Subtitolo : Informa Bulteno pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo. La informoj ne pretendas esti aktualaj, sed la gazeto estas tre bone prezentita, bele presita k zorge redaktita en bona esperanta lingvo. Artikoloj de arda batalvolo. Kontribuo libervola atendata (monsendojn adresi al K-do Antonio Pont, Pl. Republica, n. 2, Valencia.) Karakteriza jena eldiro : La hispana popolo preferas morti stare ol vivi genuflekse.
[REKLAMO p.5] GRAMOFONDISKO. « La Internacio » « La Espero » kantita de miksita kanthoro en Stokholmo. Prezo : 3 sv.kr. plus afranko. Por Francio, Belgio, Polio, Anglio k Ĉeĥoslovakio 2 svkr., Italio k Aŭstrio 2,60 kr. Mendo k pago al O. Hj. Olsson, S:t Eriksgatan 85, Stockholm, poŝtĉeka konto 57650. Ĉe mendo de 10 ekz. 20 % da rabato. Ekspedo nur post antaŭa pago.
La bolŝevika partio deklaris, jam en 1914, ke ne la Sankta Unio kun la krima burĝaro estas necesa, sed la civilmilito kontraŭ ĝi, tio estas la revolucio. La devo de l’proletaro estas, antaŭ ĉio, RENVERSI sian propran burĝaron. N. BUĤARIN.
Frakcia vivo
SENNACIISTA FRAKCIO
Estas tute vere, ke la sennaciismo ne estas identigebla kun la « proleta internaciismo » : etimologie, principe k praktike ĝi ja tute diferencas. Sed estus ankaŭ ofenda al la vero la aserto, ke por esti sennaciisto necesas malkonfesi la marksismon. Tio estus same arbitra, kiel estus la postulo konfesi tiun lastan doktrinon. Kiuj estas intelekte kontentaj per la klarigoj de la historia materialismo, tiuj ĉerpu argumentojn ĉe Marks por pravigi nian ismon. K-do L. Lora, en la antaŭparolo al la tria eldono esperanta de La Komunista Manifesto mencias, ke la preferita devizo de Marks estis : dubu pri ĉio. Kun tia « marksismo » ĉiuj sennaciistoj povas eĉ simpati, ĉar tiele klarigata ĝi ne estas rigida dogmo, sed nur esplormetodo.
Estus por nia celo tute vane diskutadi, por decidi, ĉu la ekonomio « kaŭzas » aŭ nur « kondiĉas » la evoluadon de l’homaj socioj. Sufiĉu al ni la interkonsento, ke ili evoluas, ial aŭ alial, laŭ direkto, kiu kondukas al pli k pli vastaj homgrupiĝoj. Nur dogmemaj elementuloj povas havi la ridindan pretendon, ke ilia filozofia kredo estas tute vera k sekve la sole diskonigenda. La sennaciismo ne povus akordiĝi kun tia absolutismo. La batalo por altrudi iun ajn kredon estas same stulta, kiel tiu por defendi la sendependecon de iu ajn nacio.
Kio ĉefe karakterizas nian sennaciismon, tio estas la rifuzo partopreni en agitado aŭ batalo por « liberigi nacie subprematajn popolojn » k la gravan rolon, kiun ni atribuas al la uzado de sennacieca lingvo. Tiurilate ni tute samopinias kun Hitler. Li malpermesis la propagandon por esp-o k ĝian instruadon en Germanio, tial ke la uzado de tia lingvo povas nur « DIFEKTI LA NACIECAN SENTON DE ĈIAJ UZANTOJ ». Tio estas tute ĝusta ! Kaj estas pro la sama motivo, kiu igis la germanan diktatoron kondamni la artefaritajn lingvojn, ke ni uzadas k propagandas esp-on… Hitler estas pli inteligenta aŭ almenaŭ pli konsekvenca ol Stalin, ĉar ĉi tiu lasta malatentis esp-on en siaj kvinjaraj planoj. Sed maliculo povus argumenti, ke ambaŭ diktatoroj estas same naciistaj. Estus ja facile kompili el iliaj lastatempaj paroladoj similan gloradon al la patrio, instigojn pri la neceso ĝin defendi ktp. Sed ni ne volas inciti la internaciistojn k nenial intencas malhelpi [?], ke ili mortu aŭ mortigu por la patrioj, se al ili tio plaĉas. Ni petas, ke ili almenaŭ permesu, ke ni ne imitu ilin…
En la lasta n-ro de Herezulo tiaj demandoj, kiaj estas la ĉi-supre aluditaj, estas larĝe pritraktataj. Ĉu aprobantoj, ĉu malaprobantoj de l’tezo havas certe grandan intereson en la legado de tiu 28-paĝa kajero. Ĝi estas havebla ĉe la sidejo de Sennaciista Frakcio : R. Roberts, 1 Caister Ave., Whitefield, Manchester (Britio), ĉe perantoj en kelkaj landoj k ankaŭ ĉe SAT. Prezo : po 2 resp. kuponoj por 1 ekz-o ; po 3 resp. kup. por 2 ekz-oj.
LA KOMUNISTEMA FRAKCIO
sciigas, ke momente la enspezoj restis tute subnivelaj, same kiel la eksterlanda kunlaboro. Ĉar ĝi ne volas ekeldoni « interkontaktikon », antaŭ ol — almenaŭ provizore — ĝia daŭra ekzisto finance estos garantiita, ĝi prokrastis la aperdaton ĝis tiu tempo. Cetere estu certaj, ke interperiode ĝi ne nur estas, sed restas vivanta, kreskanta k laboranta. Lige kun la rezonado de K-do Thorsen en la antaŭa n-o, ni ankoraŭfoje atentigas pri la esenca principo de nia frakcio, kiu ne celas unuigi partiemulojn, sed simpatiantojn al la idearo de la Tria Internacio, do amikoj de Sovetio. Unue ĉar nur tia frakcio rajtas fondi sin, konsidere la nombron de samopiniantoj en la SAT-anaro ; due ĉar veraj esperantistoj neniam povas esti partiemuloj. Sur tiu ĉi bazo ni volas konstrui, el tia vidpunkto ni volas konsideri k tia lumo radios nian per tia
— pàgina 6 —
12 SENNACIULO
pensaĵo difinitan vojon. Tial ni direktas hodiaŭ
Avizon al la tuta klaskonscia esp-istaro,
rilate Hispanion. Ni devas kalkuli pri eventualaj tre gravaj efikoj, unue rilate Francion, eble poste rilate aliajn landojn. Eble la civilmilito en Hispanio estas prologo al la klasa finlukto. Tial ni emfaze konsilas fari ĉion, kio povas unuigi, eviti ĉion, kio povus disigi la proletaron.
Koncerne al la ĉiaforma subteno rilate Hispanion, mi atentigas pri « Popola Fronto », nova eldono de Valenciaj Gek-doj, belaspekta k bonenhava. Kiuj jam favoras hisp. gazeton, ili kompreneble daŭrigu la subtenon, ne ŝanĝu. Sed al aliaj ni nepre rekomendas la menciitan presaĵon, kiu estas tre leginda. La adreso estas: K-do Ant. Pont, Plaza Republika, n-o. 2, Valencia. Ankaŭ relegu nian alvokon en la aŭg. n-o. Kaj kiam tiam ankoraŭ io mankas al vi, ne forgesu nian frakci-adreson : K-do Jovado, Hoofdweg 103-11, Amsterdamo.
LA KVINDEKA…
Aperis en kvindek numeroj de « S-ulo » listoj kvitancantaj monsumojn donacitajn por « ŝtopi la Breĉon » ; en kvindeko el la numeroj aperintaj post la monperdo el la jaroj 1930-31 k la varperdo en 1933 (Lajpcig). Kvindekfoje la legantoj povis konstati la fervoron k la oferemon de K-doj, pretaj re-solidigi la fundamenton materialan de la Asocio. Multaj ŝtormoj trablovis la domon, skuis la tegmenton. La konstruistoj ne ŝanceliĝis ; ili riparis la domaĝojn ; ili alportis brikon post briko. La sumo kolektita nur depost nia alvoko en julio de tiu ĉi jaro (do de la 46. ĝis la 50. listo inkluzive) ciferiĝas je proks. 4115 fr. frankoj. La granda deficita kolono komencas senti la premon, la atakon de l’ŝtormuloj. « Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan », kantis Zamenhof en sia glora poemo. Ankaŭ la deficita kolono de SAT disrompiĝos baldaŭ komplete sub la konstanta martelado. Nenia dubo ! Kaj granda ŝarĝo trenita tra jaroj da mallumo, falos de nia dorso, k la venontjaraj bilancoj anoncos sanon k prosperon.
50. LISTO
- SAT-ano 55 …….. fr. fr. 300.—
- Glodo …….. » 10.75
- Erbaro …….. » 10.—
- L. …….. £ 1.—
- Lab. Esp. Grupo, Merksem …….. fr. fr. 10.—
- Gek-doj Dumont, Montreuil …….. » 10.—
- Chiland, Paris …….. » 5.—
- Amala SAT-Rondo …….. sv. kr. 7.—
- Avila, Angra …….. fr. fr. 10.—
EN ALĜERIO
En Alĝero, la ĉefurbo de Alĝerio, naskiĝis sendependa « Paca Rondo » (adreso : 4, strato Négrier, Alger), fondita de la « Amikoj de la Homara Patrio », celanta nur pacan aferon, rendevuejo de ĉiuj sinceraj pacistoj. La Rondo aranĝas senpagajn elementajn k perfektigajn esp.-kursojn. Alĝeriaj K-doj vizitu la ejon.
La vero estas severa kunulo. Ĝi estas provizita per feraj dornoj : ĝi vundas tiun, kiu ĝin atakas k kelkfoje ankaŭ, kiu ĝin diras. A. DUMAS.
Ekster nia movado
La esp.-movado en Japanio
Venontjare la japanaj esp-istoj havos sian 25-an kongreson (nome de 20.-23. novembro 1937). Kun ĝi ili festos la 50-an jubileon de la lingvo k komencos la propagandon por Universala Ekspozicio, kiu okazos en Tokio en 1940, samjare kun la XII-a Olimpiado. En ambaŭ aranĝoj esperanto ludos, laŭ la intencoj de la japanaj esp-istoj, gravan rolon. Cetere en tiu sama jaro la japanoj memorsolenos la 2600-an jaron de la starigo de sia ŝtato. La tieaj esp-istoj ŝatus, se la universala esp. kongreso okazus en 1940 en Tokio. (Estas ja utile k montras bonan fervoron, ke la jap. esp-istoj klopodas jam nun pri tiel malproksima okazontaĵo ; ni pensas tamen, ke dum 4 jaroj multo povos okazi k ke oni ne kalkulu tro firme je plenumo de programo hodiaŭ akceptata por post kvar jaroj ; eble en 1940 Eŭropo kuŝos en cindro k ruinoj…)
La direkcio por turismo de l’Fervoja ministerio eldonis duan fojon gvidlibron « Japanio » (20.000 ekz-ojn). Ankaŭ la sud-manĉuria fervoja kompanio eldonis gvidilon kun esp. teksto k preparas novan, pli ampleksan broŝuron samcelan. (Oni petu senpage k poste skribu sian opinion pri ĝi al : Sud-Manĉuria Fervoja Kompanio, Dairen, Japanio).
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
FRATECO EN LA VIVPRAKTIKO de Henrieta Roland-Holst v.d.Salk. Tradukis el la nederlanda K-dino H. Buis. 28 paĝoj. Form. 11 × 14 cm. Prezo : 1.50 fr. fr. afrankite.
Legantoj de « Senn. Revuo » memoras pri tiu interesa socia studo, kiu aperis siatempe sur la paĝoj de « S. R. », k kiun SAT nun eldonis en formo de plaĉaspekta broŝuro. La enhavo estas vere pripensiga ; ĝi montras la malfortojn de l’homa karaktero k la lukton inter la egoista instinkto k la volo al kolektiva kunvivado k respekto al la aliaj homoj. K-dino Roland-Holst, konata revoluciema aŭtorino, estas optimisma rilate la evoluon de l’homa speco, kvankam ŝi klare elmontras la danĝerojn minacantajn la homaron. Lingvo k stilo de l’libreto estas klaraj k simplaj. Ni varme rekomendas la legaĵon al ĉiuj fratecon aspirantaj homoj.
EMBA : MARIA K LA GRUPO. Originala romano. Eld. Literatura Mondo, Budapest. AELA-serio 1935. Form. 13,5 × 20. Kun kolora kovrilo, 172 pĝ. Prezo : broŝ. 0.70 dol., bind. 0.95 dol.; luksa eldono : 1.30 dol., plus 10 % por sendo. Havebla ĉe SAT (broŝ.) por 15 fr. fr. + 1.20 por afranko.
Detala recenzo pri la libro de nia K-do aperos en « Senn. Revuo ».
P. TH. JUSTESEN : RAFFLESIA ARNOLDI. Bildo kun teksto. Eldonita en Kopenhago. Adr. ĉe la aŭtoro, Fannerup per Kolind (Danio). Prezo : du resp. kuponoj. Form. 21 × 27 cm. Kvin fotobildoj k unu tekstpaĝo grandformata pri giganta parazitfloro kreskanta en la arbaroj de Sumatro k Borneo.
100 PIKANTAJ PANŜMIRAĴOJ, kolektitaj de dr. M. Topolansky, kompletigitaj k eldonitaj de kuirejestro Franz Ruhm. Elgermanigis Dr. H. Sirk, lektoro de esp-o. 42 paĝoj. Form. 11 × 15 cm. Prezo nemontrita. Eld. Ruhmverlag, Museumstr. 3, Wien VII. Prezo : 1.20 aŭ ŝil.
OSLO. Konkursa numero (n. 40). La koncerna n-o de « Oslo dum tiu ĉi semajno » enhavas 3 artikolojn trafik- k art-propagandajn en esp-o kun belaj ilustraĵoj. Tradukantoj en nacilingvon povas partopreni konkurson ĝis la 31. 1. 37. Peti detalojn al « Reisetrafikforeningen, Egertorvet, Oslo ».
LJUBLJANA. Ilustrita plurkolora faldprospekto pri tiu jugoslava urbo. Havebla ĉe la Esperanto-Klubo en Ljubljana (Delavska Zbornica).
MEMORNOTO
REPRESIS EL « S-ULO » : Arbetaren, Stokh., 29.10.
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 8., 15., 22., 29.10., 5.11 ; Wapens Neder, Dordrecht, sept.; Le Combat Syndicaliste, Paris, 16.10.; La Voix Libertaire, Limoges, 24.10., 7.11.; La Femme Socialiste, Paris, okt.; El Mercantil Valenciano, Valencia, 1.11.
PRI LA KONGRESO ENPRESIS : The Plebs, London, okt.
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.
ĈEĤOSLOVAKIO
Kiu sendos al mi PM sialandajn aŭ de div. landoj, ricevos de mi aerpoŝte samvalorajn PM de Ĉeĥ. Resp. ĉiam. Adr.: Josef Wuchterl, Holeischen 127 apud Pilsen.
NEDERLANDO
La sekcio Harlemo III-a (grupo de fervojistaj esp-istoj) dez. korespondadon komunan k individuan kun ĉiulandanoj. Nepre respondos. Sekretariejo: K. J. Muntjewerff, Weteringstr. 43, Haarlem.
Gek-doj ĉiulandaj ! skribu ! Mi dez. kor. por grupo. Certa resp. Skribu grandnombre al : K-do C. Teuling, v. Heusdestr. 43 a, Rotterdam-W.
FRANCIO
Juna advokato dez. kor. kun Gek-doj en la tuta mondo pri P.M. interŝ., PI, pol. soc., internacia juro. Nepra resp. R. Gay, 110, rue de Fontenay, Montreuil (Seine).
SVEDIO
Juna sveda laboristo dez. kor. kun Gek-doj ĉiulandaj per PK, L. Adreso : Erik Karlsson, Hesselkullen, Fornasa.
Radio-Programo
Barcelono (CNT-FAI), ondo 42,88 m. (ŝanĝo !), esp. dissendoj merkrede k sabate (je la 23-a h., hisp. tempo).
Valencio, esp. dissendoj — kompartia stacio, marde k vendrede je 17-a h. (hisp. tempo), ondo 41,87 m.; — soc.-partia stacio, lunde k sabate je la 12-a h. (hisp. t.), ondo 41 m.
Hilversum (VARA), F.L.E. — nov. 28. La Espero k dialogo : 12.12., elsendo por k de infanoj; 26.12. esp. kantoj (en 1937 okazos ondoŝanĝo). Horo : proks. 17-a MET, daŭro : 20 minutoj.
LINGVA-KOMITATO-AKADEMIO. — Sekretario : R. de Lajarte, 4, Villa d’Orléans, Fontenay-sous-Bois (Seine), Francio. La LK-anoj voĉdonis pri ŝanĝo en la Regularo koncerne la konsiston k elekton de la L. K. Respondis 53 membroj el 116. La respondintoj aprobis, ke la nombro de LK-anoj ne devos superi 100, k ke tiu nombro estu atingata antaŭ 1940, per neplenumado nur de la postenoj vakantaj pro morto aŭ eksiĝo. 45 aprobis, ke estu intertempo da unu jarduono inter prezentado k baloto de novaj membroj.
LA AMSTERDAMA DISTRIKTO FLE VARBIS EDO FIMMEN, ĝen. sekr. de la Internacia Transportlaborista Federacio. — Kiel kutime ankaŭ ĉi-jare la distrikto aranĝos Zamenhof-vesperon. Ni sukcesis persvadi Edo Fimmen paroladi la 15an de decembro pri la internaciaj rilatoj de la lab. movado. Sendube li por tio estas kapabla persono pro sia sekretaria laboro en organizo kun rilatoj en dekoj da landoj. La sekcioj en Amsterd. jam ricevis la biletojn ; la membroj rapidu aĉeti. K-doj eksterurbaj estas bonvenaj, ili petu programojn al F. ten Hagen, Crynsenstr. 51. Amsterdam W. Prezo : 30 cendoj. Anoncu al la estraro viajn eksterfeder. kursojn plej baldaŭ !
Núm. 448, 25 de desembre de 1936
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, No 448 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. DECEMBRO 1936
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Angla lingvo en Japanio
En la lasta n-o ni konigis la optimismon de la japanaj esp-istoj rilate la evoluon de l’esp.movado en Japanio. Por gardi kontraŭ troigoj k iluzioj, ni aperigas hodiaŭ legofrukton, komunikitan al ni de K-do Lanti, k kiu vidigas la nunan staton de la afero. Estas tute evidente, ke hodiaŭ, en la tuta mondo, oni trafas per la uzado de l’plej disvastigataj naciaj lingvoj pli grandan publikon ol per esperanto. Ni esperu tamen kun la japanaj pioniroj, ke esp.-o vere sukcesos fariĝi serioza konkuranto al la angla! — Red.
Krom en la landoj, kies gepatra lingvo estas la angla, en neniu alia lando tiu lingvo estas pli uzata ol en Japanio. En multaj kafejoj, anstataŭ muzikaĵoj la laŭtparoliloj aŭdigas lecionojn pri angla lingvo. Ĝia uzado cetere estas troigata. Oni eĉ intencis, en la unuaj jaroj de la asimilado de okcidentaĵoj, enkonduki ĝin kiel oficialan lingvon. Tiu ideo baldaŭ estis konsiderata kiel neefektivigebla; sed la novaj konceptoj, kiujn liveris la moderna civilizo, estis akceptataj kun siaj nomoj anglaj; ekzemple, matches, collar, hankerchief, beer, fork, knife, enkondukiĝis sen ia modifo en la angla lingvo. Ĉiuj oficialaj institucioj, komercaj, sociaj k artaj, havas, apud siaj nomoj japanaj, anglajn nomojn bone difinitajn. Granda ĉiutaga ĵurnalo, ekzemple, aperanta tute en japana lingvo, tamen aldonas la vortojn The Tokyo Asaki ĉe la supro de la unua paĝo. Gravaj komercaj firmoj korespondas nur en angla lingvo kun siaj filioj eksterlandaj. Eĉ popularaj cigaredoj havas anglajn nomojn, ekzemple: Cherry, Golden Bate, Hope. La japanoj, kiuj revenas en sian landon, aliĝas societojn, kiuj havas la nomon de la urbo, el kiu ili venis. La angla lingvo fariĝis en la lando same grava kiel la japana…
En Tokio ekzistas stratoj, kies butikoj konsistas preskaŭ nur el librejoj. Ĉiu el ili restas malferma malfrue vespere. Kaj neriĉaj aŭtodidaktoj sidas tie sur altaj seĝetoj k pasigas la tutan tagon k la duonon de la nokto. Ili legas tiele, pro manko de mono por aĉeti librojn.
La librejo Maruzen estas la granda centro de la okcidenta kulturo. Tie estas troveblaj preskaŭ ĉiuj libroj. Post la alveno de l’grandaj kurierŝipoj, tiu librejo anoncas en la ĵurnaloj la novajn librojn. Katalogoj en eksterlandaj lingvoj estas regule sendataj al klientoj…
La librejo Maruzen havas filiojn en ĉiuj grandaj urboj japanaj. Ĉiu lando havas sian fakon kun provizo el ĉiuj sciencaj k literaturaj verkoj; anonctabuloj en eksterlandaj lingvoj sciigas pri la loko, kie ili estas troveblaj. La politikaj movadoj pri diversaj landoj estas menciataj per ekstraktoj. Ekzistas tabelo pri la marksismo k alia pri la faŝismo. Dum la dek jaroj postmilitaj, oni ĉefe trovis socialistan literaturon, poste sekvis la faŝisma ondo, sed la registaro jam de kelkaj jaroj provas malinstigi la japanan junularon for de l’fremdaj teorioj. Oni volas, ke la japana popolo estu kaptita nur per la japana idealo. En 1932 la libra merkato estis superŝutata per faŝistaj libroj, en 1933 ili preskaŭ malaperis.
Krom la anglaj libroj importitaj, aperas ankaŭ en Japanio granda nombro da libroj en angla lingvo. Plejparte ili rilatas al la nipona civilizo k estas eldonitaj propagandcele.
Tiu granda kvanto da fremda literaturo tamen ne estas komparebla kun la enlanda produktado, kiu tenas la duan rangon en la mondo. En 1933 dudek-kvar mil dudek-kvin libroj estis eldonataj en Japanio…
El « La Vivo en Japanio » de Edgar Lajtka (hungaro), (p. 129-131).
La spirito de Zamenhof
La naskiĝtago de d-ro Zamenhof, la 15-a de decembro, estas ĉiam memordato, kiu vekas en la koroj de l’esperantistaro senton de dankemo kontraŭ la aŭtoro de esperanto. Oni ja ne povas sufiĉe ofte esprimi k al si memorigi, ke la artefarita lingvo, kiun ni uzadas, kvankam ĝi respondas funde al ega bezono de l’homaro ĝenerale, bezono pli malpli klare sentata k konsentata, estas la kreaĵo de individuo, de unu homo aparte kapabla. Kaj ni ankaŭ ne devas forgesi, ke tio kio instigis Zamenhof al la plenumo de lia grandioza verko, ne estis la espero vidi sian lingvon tuj aŭ en baldaŭa tempo oficialigita, agnoskita de ŝtatoj k aliaj institucioj. Kio instigis lin, tio estis la espero vidi la mondlingvon ellernata k apostolece disvastigata de homoj, kiuj havis la samajn anim-aspirojn kiel li; aspiroj celantaj konduki per la uzo de esperanto al la interfratigo de la tuta homaro.
Oni riproĉas ofte en niaj rondoj al Zamenhof, ke li ignoris la klaslukton, ke li sekve malatentis la verajn kaŭzojn de malpaco inter la homoj, de militoj inter la popoloj; ke li ne vidis la kontraŭecajn ekonomiajn interesojn de l’nacioj, la konkurenc-avidon, la imperiismajn [?] celadojn ktp.
Unue, estas kontesteble, ke Zamenhof absolute malsciis pri la klasaj problemoj, ĉar oni povas legi, ke li estis tre populara ĉe la plej malriĉaj tavoloj de la varsovia loĝantaro, k ke ĉefe la plej mizeraj el la mizeruloj formis la danksenteman akompanantaron de lia ĉerko al la tombejo.
Due: Zamenhof ne povis estis alia ol iniciatoro de movado, kiu havas kiel celon enkondukiĝi la universalan lingvon en ĉiuj homaj rilatoj. Sekve al li ne unuavice gravis, ke esperanto speciale servu al aparta celo de tiu aŭ alia homkategorio aŭ klaso. Tamen sendube gravis al li, ke sama animstato vivigu la pionirojn de la movado kiel lin mem, ĉar aliel ne okazus, ke li en 1906, jam ĉe la dua universala kongreso, rimarkinte danĝeran tendencon utilisman leviĝi inter la esperantistaro, faris kun amara tono avertan deklaron, kvazaŭ minacon: « Se nin, la unuajn batalantojn por esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros k bruligos ĉion, kion ni skribis por esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn k oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, k ni ekkrios kun abomeno: « Kun tia esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco k praktika utileco, ni volas havi nenion komunan »! « Kaj kelkajn liniojn poste li aldonis: « … nun, kiam preskaŭ ĉiuj esp-istoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por esp-o instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda k grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco k justeco inter ĉiuj popoloj ».
Li kontraŭbatalas De Bofron en tiu
— pàgina 2 —
kriza periodo de l’esperantismo, same kiel hodiaŭ denove lia filino, Lidia Zamenhof, avertas tiujn, kiuj volas doni tute ŝanĝitan aspekton al la esperanta vivo per devizoj pri « tuja aplikado en ĉiuj fakoj de la moderna vivo » k fortrudo al malsupera rango de la idea valoro de nia lingvo. Certe, nia epoko de spirita k kultura regreso estas aparte malfavora al la idealo de Zamenhof. Ni, lab. esperantistoj, iel povas konsideri nin kiel la heredantojn de la zamenhofa spirito, almenaŭ tiom kiom ni konsentas resti fidelaj al nia sennacieca koncepto laŭ organiza k laŭ idea vidpunktoj. Se ni tamen akcentus, kiel faras la IPE-anoj, la utilisman, la nur-ilan flankon, se ni vidus la ĉefan celon en la servado al organizoj kiuj mokas pri la esperanto-spirito, k kiuj neniel pensas pri rekompenco al tiu servado en formo de instigo al siaj anoj lerni esp-on… tiam certe ni irus sur la malĝusta vojo, tiam ni ne rajtus nomi nin disĉiploj de Zamenhof k de lia tuthomara idealo, kiu ankaŭ estas tiu de ĉiu vera socialisto.
Estas ja ridinde voli pretendi, en la nuna stato de disvolviĝo de nia movado, ke esperanto en la praktika vivo povus sukcese konkuri kun la plej disvastigitaj naciaj lingvoj. Ni servas plej bone la Socialismon, propagandante esperanton k esperantismon en la klasbatalaj medioj.
N. B.
La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj.
L. L. ZAMENHOF.
[REKLAMO p.2] Favor-oferto por fru-aliĝantoj : Kamaradoj, kiuj pagos sian kotizon por 1937, la tuton aŭ parton el ĝi, ĝis la 31. januaro, rajtos aĉeti UNU el la sekvantaj libroj (laŭ elekto) je granda escepta prezo : IZGUR, Je la Nomo de l’Vivo, 224 paĝoj, por 7.50 fr. fr. (anst 12.— fr. fr.) kataloga prezo. GILLES, Skizo pri Filozofio de la Homa Digno (Trad. Lanti), 148 paĝoj, broŝur. por 7.— fr. fr. (anst. 10.— fr. fr.); bindite por 10.— fr. fr. (anst. 14.— fr. fr.). HAŜEK, LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK, 154 paĝoj, broŝ por 7.— fr. fr. (anst. 10.— fr. fr.); bind. por 10.— fr. fr. (anst. 14.— fr. fr.). Kiu eventuale jam posedas tiujn 3 librojn, elektu alian libron (escepte de PL. VORTARO) laŭ nia katalogo k dekalkulu esceptan rabaton de 40 p. c. je la originala prezo. Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi jam povas fari hodiaŭ !
XVIIa KONGRESO DE S.A.T. en ROTERDAMO (Nederlando)
31 JULIO – 5 AŬGUSTO 1937
Adreso de la OKK: Por mono: K-do A.v.d.Pols, Hortensiastr. 17a, Rotterdam Zuid, postĝiron-ro: 275837. por ĉio alia: K-do C. van Essen, Westerbeekstr. 57, Rotterdam-Zuid.
1-a KOMUNIKO
Dato: La kongreso okazos de 31. julio ĝis 5. aŭgusto 1937.
Kotizo: La Kongres-kotizo estas: 2,50 gld. por fru-aliĝontoj (antaŭ 1-6-37), 2,— gld.; por senlaboruloj, 1,50 gld.; por fru-aliĝontoj (antaŭ 1-6-37), 1.— gld.
Loĝado: Ni klopodos (k verŝajne sukcesos) garantii al ĉiu ne-nederlanda K-do tranokton ĉe Gek-doj. Oni do ne bezonas buĝeti hotelkoston, sed kondiĉo estas frua anonco. Kiu venos unue, havos la plej bonan ŝancon akiri senpagan restadon.
Aliĝiloj: Kun la januara n-o de «S-ulo» ni forsendos la aliĝilojn.
Universitato: Gek-doj, kiuj volas lekcii en dumkongresa UNIVERSITATO LABORISTA, anoncu sin frue, ĉiuokaze antaŭ 1. junio 1937.
Adresoj: Oni atentu la adresojn de la OKK. Monon oni sendu, per poŝtmandato aŭ ĝiro, al la kasisto.
Por informoj, tranoktado, aliĝoj ktp., do por ĉiuj aferoj oni turnu sin nur al la sekretario de la OKK. (adreson vidu supre). Oni skribu klare k legeble.
C. v. Essen, sekr. O.K.K.
EL LA FAŜISTA PORTUGALIO
Organizita de la sole permesata politika partio « NACIA UNUIGO », okazis en Lisbono, la 31-an de oktobro vespere, granda manifestacio al la ministrara prezidanto SALAZAR kun la celo montri, ke la tuta popolo aplaŭdas la sintenon de la registaro, rilate la lastajn internaciajn okazintaĵojn, k la manieron, laŭ kiu ĝi respondis al la akuzoj de Madrido k Moskvo. Per tra la stratoj disdonitaj flugfolioj, per radio k gazetoj, oni invitis la popolon partopreni tiun « grandiozan » k patriotan manifestacion. Ĉiuj ŝtatoficistoj estis avertitaj partopreni, k, en la ŝtatoficejoj, la oficistojn oni devigis subskribi dokumenton, en kiu ili konfirmas la inviton. En aliaj oficejoj nur la oficejestro avertis, ke ili devas partopreni en la manifestacio. La grand-industrio k komerco devigis siajn dungitojn ĝin partopreni. Timante fiaskon la organizintoj dungis filaboristojn el diversaj provincaj regionoj k ankaŭ al Lisbono venigis siajn adeptojn. Ankaŭ la lernantojn de la ŝtataj lernejoj oni envicigis en la manifestacio. Laŭlonge de la vojo k po 100 metroj de distanco oni starigis policanojn kun maŝinpafiloj. Nur tiele ili sukcesis kolekti kelkajn milojn da personoj, kiuj, portante multajn flagojn, brue marŝadis al la ministrejo kie ĉe fenestro la «mastro» Salazar ricevis la aplaŭdojn de siaj « fidelaj regatoj ». Li paroladis danke k patriote k finis per jenaj demandoj: « Ĉu mi povas kalkuli pri via sindonemo? pri via ofero? pri via vivo? El la aŭdantoj elflugis multaj « JESOJ ». « Do antaŭen! » findiris Salazar.
La laborista popolo tute ne interesiĝis pri tiu aĉa manifestacio, ĉar ĝi malamas la « Savantojn de la patrio k de l’civilizo kristana » kiel la nuna registaro fiere sin prezentas, — ĉar neniam tiel cinike ĝi estis sklavigita k trompita kiel nune. Teroro, malsato, persekuto k senlaboreco estas la simbolo de tiuj, kiuj eksterlande pagas milojn da eskudoj por en la gazetaro trompi la internacian publikon k kaŝi la veran situacion ekonomian k politikan de tiu ĉi « okcidenta paradizo ».
Miloj k miloj da laboristoj, intelektuloj k militistoj suferas en la malliberejoj la plej terurajn turmentojn. Antaŭ kvar semajnoj oni deportis al la portugala afrika kolonio Kavo Verde 1300 politikajn arestitojn. Kiam en Hispanio estiĝis la revolucio, oni arestis multajn laboristojn nur pro tio ke ili montriĝis favoraj al Madrido. Oni povas diri, ke preskaŭ la tuta popolo deziras la venkon de la hispanaj K-doj, sed pro la reganta teroro ĝi timas manifesti. La spionoj ĉie svarmas. La popolo scias tre bone, ke la akuzoj faritaj de Madrido k de aliaj landoj estas veraj. En Lisbono sidas hispana faŝista komitato, kiu faras ĉion, kion ĝi volas, kun la plena konsento de nia registaro. Tiu komitato zorgas pri la alsendo al la trupoj faŝistaj de militmaterialo, nutraĵoj, vestaĵoj k petrolo. Oni monkolektas kun la helpo de la portugalaj gazetoj k de « RADIO-KLUBO DE PORTUGALIO ». La hispanaj rifuĝintoj (naciistoj) okazigas festojn, lotas valoraĵojn, kies profiton oni sendas al la naciistaj trupoj. Eĉ ĉiutage la radio-sendejo, antaŭe citita, hispanlingve invitas la rifuĝintojn al monhelpo k dissendas mensogojn pri la revolucio. Ĝia prezidanto, kapitano Botelho Moniz, akompanas la generalon Franko. La tuta portugala gazetaro (plejparte subaĉetita de la registaro) estas devigata publikigi 75 % da informoj de la faŝistoj, k multaj kompreneble eĉ 100 %. Cetere regas la cenzuro. Per radio estas tre malfacile (eĉ danĝere) ekkapti Madridon k Barcelonon, ĉar la ŝtata nacia elsendejo ĉiel malhelpas la aŭskultadon. Pro tio ni ĉi tie malmulte k malbone scias pri la vera sorto de Madrido k marŝo de la revolucio.
E. I. S.
[REKLAMO p.2] Se vi amas la junularon, la infanojn, legu la originalan rakonton de N. Bartelmes: JUNECA ARDO 120 pĝ. Form. 13 × 19 cm. Prezo: 9.— fr. fr. SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.
— pàgina 3 —
Foriris la generalo. Vivu la armeo!
Ne pensu, ke ĉi-supra titolo estas inventita de ni. Ne, ni trovas ĝin en ampleksa artikolo, kiu klarigas pri la pozicio de UEA k la nuna situacio en la neŭtrala esp.movado (en la n-o 432 de ESPERANTO, Genevo, nov.). La Generalo estas s-ro Bastien, franca intendanto-generalo: vi vidas lin plej dekstre sur la bildo, kiun ni reproduktas ĉi tie, faritan okaze de la ĉi-jara, viena kongreso. Krome vi trovas tie ankoraŭ aliajn plej « reprezentecajn » personojn el la t. n. « neŭtrala » (?!) movado. Apud la generalo sin tenas faŝista universitata profesoro (el Polio), kiu eĉ ne komplezemas interŝanĝi la de li redaktatan « Pola Esp-isto »n kun niaj organoj. Plie ni vidas ministron Stokinger, grandkomercistaĉo kiu ekspluatas sian ŝtatoficistan pozicion por « sanigi » sian firmon per la ruinigo de konkurencaj komercejoj! Inter du ekleziaj altranguloj sin tenas kortega konsilisto k polica altrangulo Stajner, konata malamiko de l’aŭstra laborista klaso.
[BILDO p.3 | 26,12,61,30] Grupfoto de la viena kongreso: viroj en kostumoj kaj du ekleziaj altranguloj en talaroj; plej dekstre maljuna viro kun lipharoj.
Jen bukedo, kiu hodiaŭ gvidas la neŭtralan esp. movadon! Ni opinias, ke eĉ al la plej lasta proleto kun iomete da klaskonscio tio devus malfermi la okulojn pri la karaktero nuntempa de l’burĝa estp. movado.
Oni nin demandas angore, kie restas la Hodlera spirito, la spirito de l’malnova UEA, la spirito de Zamenhof. La nova provizora Komitato de UEA emfaze konstatas, ke « per metodoj en neniu societo aŭ ŝtato tolereblaj, la Prezidanto volis altrudi sian volon. » « Kiu imagas la movadon de la pacaj batalantoj kvazaŭ ili estus militistoj, al tiu la kuniĝo de liberaj homoj, regantaj sin mem, ŝajnas nete malutila, k la pretendo al celoj idealaj, minimume superflua. Tiun koncepton ni malakceptas kiel kontraŭan al la ideoj de la Majstro. » Kaj, konfirminte la pluan funkciadon de UEA-oficejo en Genevo, la novaj gvidantoj (s-oj Liniger k Richez) finas: « … Ĉiel ajn UEA konservos sian respublikan konstitucion k la supernacian spiriton… »
Ni profunde bedaŭras la skismon en la neŭtrala esp.movado, sciante laŭ sperto, kian gravan malutilon ĝi kaŭzas ĉiurilate, k kiom ĝi malhelpas la normalan progreson de movado. Ni timas, plie, ke la adjutanto de la Generalo tro frue antaŭanoncis siatempe (en « Franca Esperantisto ») la venontan venkon de l’nacie dismembrigita esperantismo super la idealo de Zamenhof… Tiu sinjoro ja eĉ revis samdirektigi la laboristajn esp.organizojn per envicigo en « unueca esperantista fronto »!…
La 11-a de novembro
Hodiaŭ, la 11-an de novembro, en Parizo… De unu horo la kanono tondras el la fortikaĵoj de Vinceno, la najbaraj radio-aparatoj ĵetas en la aeron militistajn k militemajn ariojn. 16.000 infanoj el la parizaj lernejoj staros dum kvar horoj, malgraŭ la frosto, apud la tombo de l’Nekonata soldato, por admiri flagojn, armeojn k oficirojn. Ĉu vere la 11-a de novembro estas datreveno de la Paco aŭ la gloro al la Milito?
En ĉi tiu tago oni devus kanti k paroli nur pri paco, amo k laboro. Sed, ho ve! la nacia sento en tiu tago fariĝas senbrida, la ekscitiĝemaj spiritoj vivas en milita atmosfero, kiu estas bona preparo al la «venonta-lasta». Aŭdante tiujn batalbruojn, mi pensas ĉu ni SAT-anoj ne perdas nian tempon, luktante kontraŭ tiun « hidron », kiu senĉese renaskiĝas; ĉu ne estas utopio paroli pri sennaciecaj sentoj en tiu epoko, kiam ŝovinismo ekfloras ĉie; ĉu vere ne estas frenezaĵo celi la pacon k la amon inter la popoloj, kiam tiuj popoloj tiel facile entuziasmiĝas per la sono de militista muziko…?
La espero aperas preskaŭ neebla… sed ni estas esperantistoj, k ni devas esperi.
La Historio, kiu estas senĉesa rekomenciĝo, permesas tiun antaŭvidon al pli bona sociordo. Ne estas dube, ke multfoje en la historio de la popoloj estis periodoj de malprogreso. Post sufiĉe paca tempo de la roma mastrumado en Gallio, venis la malluma epoko de la invadoj. Post la granda revolucia ŝtormo de 1792, diboĉo k malserioze [?] regis superece sub la Direktorio.
Estas ekster dubo, ke nuntempe ni vivas en unu el tiuj malprogresemaj periodoj. Ĉu tio signifas, ke neniam plu la grandaj homaraj sentoj disvolviĝos, ke neniam plu ni ekvidos la perspektivon je tutmonda popolara unuiĝo? Certe ne! Tiu espero devas subteni niajn klopodojn. k ni devas nin konsideri, ni esperantistoj, kiel la gardistoj de tiu eta lumo preskaŭ malaperanta nun, sed kiu certe revigliĝos kiam la popoloj finfine komprenos, ke ŝovinismo k milito kondukas nur al detruo, k ke la mond-unueco per malapero de la landlimoj gvidos la homaron al feliĉo.
La venko de la movado dependas de la agado de pluraj fortoj: entuziasmo estas unu el ili, ĝi estas potenca forto de unueco, de kreado k solidarigo.
Hector HODLER.
Ĉe la laboristaj esperanto-asocioj
EL FINLANDO
La kongreseton de l’reorganizita Finlanda LEA (ĝi okazis la 20. septembro, sed ni atendis oficialan raporton, antaŭ ol informi pri ĝi) partoprenis reprezentantoj el 5 lokaj sekcioj (por proks. 300 asocianoj). La tuta estraro noviĝis. Prezidanto estas K-do O. Laukkanen (Helsinko). Oficiala adreso de FLEA: Kluuvikatu 5, Helsinki.
La kongreso akceptis rezolucion pri internaciaj rilatoj, per kiu ĝi decidas ne aliĝi oficiale al unu el la ekzistantaj mond-asocioj, sed lasi liberan elekton al siaj anoj; la estraro havas kiel taskon kontaktiĝi kun ĉiuj fratorganizoj en la tuta mondo, precipe en Skandinavio. (Oni notu, ke antaŭe FLEA estis aliĝinta al ISE.)
LA UNUECO EN NEDERLANDO
La t.n. Nederlanda Unuiga Komitato (NUK), sekcio de IPE en Nederlando, decidis sian likvidon k kun ĝi tiun de sia organo « Ruĝa Batalanto », konsiderante ke « tiu paŝo plifaciligos la efektivigon de la unueco ».
Tiun ĉi novaĵon komunikas la estraro de NUK k la redakcio de « Ruĝa Batalanto » en ties lasta n-ro (novembro). « Konsekvence », skribas la estraro de NUK, « ni alvokas ĉiujn niajn anojn k simpatiantojn al ni, ĉiujn unuecemajn laboristajn esp-istojn, ke ili aniĝu al la Federacio de Lab. Esperantistoj, k al tiuj, kiuj jam estas en ĝi, ke ili lojale kunlaboru kun la federacia anaro, kun la sincera volo: ke ĉiuj lab. esp-istoj ŝultro al ŝultro batalu por la komuna idealo, kontraŭ la komuna malamiko! »
Laŭ nia informiĝo ĉe FLE, tiu ĉi deklaro ne havos rektajn k gravajn konsekvencojn, simple pro tio ke NUK praktike jam ne plu ekzistis: nur kelkaj foruzis sian energion k laboremon por kovri la malforton k konservi la ŝajnon. Tamen, la publika konfeso ŝajnas al ni salutinda kiel simptomo.
Pro la unueco de la Federacio de Lab. Esperantistoj en la nederlandlingvaj regionoj ne estis loko por NUK. Tia estas la instrua flanko de la historio de NUK.
Tra la esperanta gazetaro
La liberecanaj esperantistoj en Sovetio.
« Laboristo » (organo por esp. senŝtatanoj, aperanta en Stokholmo) liveras en n-ro 27 sufiĉe detalan materialon pri la K-doj, esp-istaj liberecanoj, kiuj fariĝis viktimoj de l’nuna reĝimo en Sovetio. Pri la citoj de l’K-doj « Laboristo » skribas, ke « ni povas kiam ajn prezenti la atestajn dokumentojn ». Post la citado la red. daŭrigas: « Kiam nun la laboristoj en Hispanio, sendepende de politika aŭ alia konfeso, flank’ ĉe flanko elverŝas sian sangon batalante kontraŭ la faŝismon, estas krimo senproteste lasi idealistojn k senkulpulojn esti ĝismorte turmentataj en la Siberiaj inferoj. »
Unu post la alia, la K-doj, kun kiuj korespondadis liberecanaj esp-istoj, mutiĝis; ili malaperis en Siberion. Por multaj tio eble estas nekonata paĝo en la historio de la esperanto-movado; sed tiu nigra paĝo bedaŭrinde ekzistas.
— pàgina 4 —
En la sama n-o la redakcio varme alvokas al vizito de la Roterdama SAT-Kongreso, kie la liberecanoj aranĝos specialan kunvenon.
En dom’ de pendigito pri ŝnuro ne parolu
Aperis 4-paĝa n-o de « Sur Posteno » por du monatoj (okt-nov.); ĝin ni trovas menciinda nur pro la fakto, ke en ĝi ne troviĝas eĉ unu artikoleto aŭ raporteto pri Sovetio! Post la kutima apologiado k incensado tiu silento mirigas. Ĝis nun tio neniam okazis. Krom la brita, nenia sekcio informas pri sia vivo. Kaj la brita sekcio nomas la eldonon de propra insigno (ne ridu!)… historia paŝo !! Oni devas konfesi, ke la raportinto havas sencon por humoro.
Ĉu estas permesate kredi tion?
« Nordfranca Esperantisto » (1) estas impona regiona gazeto, niaopinie tre lerte redaktata precipe por teni la komencantojn, kiuj certe sentos sin, jam nur per la legado de sia organo, baldaŭ kvazaŭ en granda familia rondo. Tamen, sur p. 15 (dec.) la « flandra antikvaĵo » donis al sia plumo iom troan kvanton da entuziasmo, verŝitan — ni ne dubas — el plej pura koro, sed kiu transpasas tamen la limojn de estetika simbolismo. Oni juĝu: « Nia olivarba branĉeto, al ni, esp-istoj, aperas el miriado da steloj k niaj koroj rifuzas vidi sur la alia flanko de rivero aŭ de montaro mordemajn hundojn aŭ minacajn tigrojn. Ĉie estas bonuloj!… Esperanto! ĉarma princo, verde vestita, venu, venu al la belulino kiu vin atendas de tiel longe! La malbona feino estos senpotenca kiam vi prenos la manon de la dolĉa princino kiun revivigos via amema gesto!»
Ni nenion faru por aspektigi ridinda nian movadon en la okuloj de aliaj. (La kritiko cetere ne celas la enhavon de l’artikoleto, sed nur la formon !)
(1) Adr.: 33, rue Marceau, Rosendael-lez-Dunkerque (Nord), Francio. Jarab. 7 fk.
Nova propaganda gazeto en Argentinio
La Esperanto-Asocio de Rosario komencis eldoni monatan gazeton por la propagando de esperanto: ĝia unua n-o (oktobro) enhavas multspecan por- k per-esp-an materialon, kolektitan el la tuta mondo k en bona formo prezentitan. La enhavo ĉefe estas hispanlingva. Sendube tiu gazeto kontribuos efike al la propagando en la 20-a horzono de SAT, k ni gratulas la kuraĝajn eldonantojn pro ilia paŝo. (Adr.: Internacia, 9 de Julio 3301, Rosario, Argent. Ponumera prezo: 0.10 ctv.).
[REKLAMO p.4] ĈIUMONATE LA 10-an APERAS 16-paĝa, riĉe ilustrita kajero de SENNACIECA REVUO la SAT-revuo, kiu informas pri ĉiuj soci-politikaj aktualaĵoj kritike k en sendependeca spirito. En decembro i.a. aperis: La Individuo. — La Brita Labor-Partio. — La Soveta Konstitucio. Tien k tiel! — Soci-politika panoramo. AMPLEKSA LITERATURA PARTO. SCIENCO. LITERATUR-KRITIKO. Unuopa numero: 2.25 fr. fr. SAT, 67, av. Gambetta, Paris 20.
Ankoraŭ temas pri municio…
Mil naŭcent tridek sep proksimas. Ni ĝian ombron forte timas, Ĉar lumon, helon ni adoras, Nur en lumec’ SAT-vivo floras.
Por venki ombron de l’Milito, Minacan ĉe la horizonto, Por stari firme dum agito, Dum frap’ de l’naciista ondo, —
Ni vokas: helpu ŝirmi SAT-on, Ĉirkaŭu ĝin per remparego, Ke venku ideal’ amata, Ke Paco sur la tero regu!
51. LISTO
SAT-ano 55 ……………….. fr. fr. 300.— Roterdama distr. FLE (kolekto) … gld. 4.15 F. de Regt, Roterd. ………… fr. fr. 22.— Erbaro, Paris ……………… » 20.— Piron, Paris ………………. » 5.— Nieuwenhof, Amsterd. ……….. » 6.— Kl. Stam, Wormer …………… » 5.50 F. Amundsen, Oslo ………….. » 13.30 J. Cassin, Plouguerneau …….. » 10.— J. C. Kries, Zaandijk ………. gld. 2.50 Ernst Erikson, Stokh. ………. sv. kr. 10.00 Folke Rosén, Stokh. ………… fr. fr. 10.—
LA ERARO DE MARSO
(Fino. Vd. la antaŭan n-on.)
KVARA SCENO (sama rimarko kiel ĉe la tria). Marso k Ameriko. (Ameriko suriras la scenejon, portante pecon da ligno.)
Marso: Jen venas mia filo Ameriko. Per kio, mia filo, mi povas servi al vi?
Ameriko: Vi elpensu nenion, sinjoro fripono, vi tute ne povas fari servon al mi.
Marso: Erari estas home, mia filo, k vi pruvas per tio esti nur homo. Kial vi portas tiun lignaĵon kun vi?
Ameriko: Sinjoro trompisto, mi serĉas miajn kunhomojn. Ili posedas la ilojn por fari ion belan el tiu peco da ligno.
Marso: Jes, mi scias, Sed kial vi nomas min trompisto? Vi ja scias tre bone, ke mi estas la vero, la kruda vero. Trompo estas fremda al mi.
Ameriko: Vi jam trompis nin! Ĉu vi ankoraŭ memoras, kiel vi promesis al ni ĝojon, honoron, liberon, egalon k fratecon? Sed viaj armiloj, kiujn benis niaj pastroj, « dio kompatu », rabis ĉi-ĉion de ni.
Marso: Vi eraras, mia filo, vi scias, kiel viaj malamikoj insidis vin. Nur la potenco de la armiloj, en honestaj defendo-militoj, agnoskigis vin kiel estimindan parton de la tero.
Ameriko: Sinjoro trompisto, vi scipovas tre bele diri tion, sed la realo estas alia. Ni per viaj armiloj ne fariĝos feliĉaj.
Marso: Ha, feliĉon vi deziras, mia filo! Sciu do, ke la aliaj volas ŝteli tiun ĉi feliĉon de vi. Vi posedas la lignon, kiun ili serĉas. Ili ŝtelos ĝin de vi.
Ameriko: Mi volas paroli kun ili. El ĉi ligno ni volas fari ion eksterordinare belegan.
Marso: Sed, mia filo, estu do ne tiel malsaĝa, vi ja ne povas kompreni unu la alian, vi ĉiuj parolas diferencan lingvon! Fidu nur la potencon de la armiloj! Se vi deziras la pacon, pretigu vin al milito! (donas al Ameriko sabron).
Ameriko (akceptante la sabron): Se ni, mondpartoj, el ĉi tiu ligno estos farintaj nian verdan stelon, tiam vi malaperos, k ni postĵetos al vi viajn armilojn.
Marso: Ha, ha! la verda stelo, la simbolo de Esperanto, ĉu ne vere?
Ameriko: Jes, certe, de Esperanto.
Marso: Ne misuzu vian tempon por tiu frenezaĵo, mia filo.
Ameriko: Kial frenezaĵo, sinjoro trompisto?
Marso: Artefarita lingvo ne estas ekzistopova, ĉar ĉiuj popoloj prononcos ĝin malsame. Franco ne komprenos nederlandanon k italo ne komprenos germanon.
Ameriko (intertempe jam malproksimiĝis): SED NI KOMPRENAS UNU LA ALIAN (Foriras).
Marso (ridas): Ha, ha, k tion oni ankoraŭ devas aŭskulti!
KVINA SCENO: Marso k Azio (rim. de la tria sceno).
Azio (suriras [?] la scenejon, portante mezurilon, cirkelon k borilon): Sinjoro ekzekutisto, vi scias, ke Ameriko, Aŭstralio, Eŭropo k Afriko bezonas min; mi serĉas ilin.
Marso (flanken): Ha! fine, tiu estas pli saĝa. Mi sopiras al milito, al mondbrulo. (Al Azio). Jes, mia filo, mi scias, ili serĉas vin. Ili serĉas la ilojn, kiujn vi posedas.
Azio: Jes, sinjoro ekzekutisto, mi havas tiujn ilojn (montras ilin). Por mia celo mi ankoraŭ bezonas la arkon de figursegilo, segiletojn, lignon k skizon.
Marso: Prave vi venis ĉi tien. Vi serĉas la ekzekutiston, kiu faras juston senpardone, ĉar justo estas justo. Vi scias, ke vi ne vane kalkulas je mi. Justo k blinda obeo estas ecoj de la vera ekzekutisto, kiu punas la krimon. La aliaj mondpartoj tenas vin for de via laŭleĝa propraĵo. Jen, vi havas perfektan armilon por defendi vin kontraŭ viaj insidantoj (donas la bombon al Azio), k se necese, por devigi ilin cedi al vi, la por vi tiom necesan materialon. Ili mem ne kapablas utile uzi ĝin.
Azio: Haltu! sinjoro ekzekutisto, vi eraras. Mi nomas vin ekzekutisto, ĉar vi estas kruela, ĉar vi volas murdi, ĉar vi perforte volas forpreni tion, al kio ni ĉiuj kune rajtas. Mi nomas vin ekzekutisto, ĉar vi detruas la vivofeliĉon de milionoj k milionoj da homoj.
Marso: Mia filo, via idealismo estas bela. Ĝi estas tamen nur ŝajno. Sen batalo ne ekzistas justo. Ni nur batalu por justo k rajto. Estas belega idealo, oferi al ĝi la vivon.
Azio: Sinjoro ekzekutisto, komprenigu tion al via avinjo (kiel ni diras en Azio). Vi ne plu povos kredigi tion al ni. Oferi sian vivon en la batalo sur la honorkampo, oni tiel bele instruas en la lernejoj k en multaj legolibroj. Sed kion alportas al ni tiu oferado, se ni tamen, pro tiuj militoj, ne lernas kompreni unu la alian? En unu lando, oni oferis sian vivon por sia lando, k en la alia lando oni faris same, ankaŭ por sia lando, sia propra lando… oni diras tiel. Nun la homoj en tiuj du landoj malamas sin reciproke, unu riproĉas al la alia, ke ili reciproke mortigis k kruele traktis unu la alian. Tiu tielnomata « viv-oferado » estas nenio alia, ol murdo! k ankoraŭfoje murdo!
Marso: Mia filo, en honesta defendmilito murdado estas devo: devo kontraŭ la ŝtato, kontraŭ la lando, kontraŭ la nacio, al kiu vi apartenas.
— pàgina 5 —
SENNACIULO 17
Unu el la donacintoj skribas al ni : La nederlanda reĝidino Juliana fianĉiniĝis, k laŭ la gazetoj, ŝi estas unu el la plej feliĉaj fianĉinoj. Mi esperas, ke la gazetoj pravas, ĉar ŝi ankaŭ estas homo k tial mi deziras al ŝi tion, kion mi esperas por ĉiuj gejunuloj : la homan feliĉon. — Dum la lastaj tagoj oni kolektas ĉie en Holando monon, por ke oni povu prezenti edziĝdonacon al la novedziĝontoj. El la kolektita mono oni volas konstruigi jaĥton k pagi la instalaĵon de l’palaco. Ankaŭ mi volis donaci ion ; sed mi ne deponis tion en la prezentitan kesteton, sed en la poŝtoficejon por la breĉo de SAT. Mi ne volas alporti akvon en la maron. (SATano 18.151).
ESPERANTO K BELAMI (Bellamy)
Estas rimarkinda fakto, ke ofte grandaj ideoj naskiĝas samtempe en la cerboj de homoj, kiuj tute ne konas unu la alian k ofte loĝas en tre diversaj lokoj.
En la sama tempo kiam en Eŭropo d-ro Zamenhof publikigis sian lingvon k skribis pri la « interna ideo » de esperanto, vivis en Ameriko Eduardo Belami, kiu verkis libron enhavantan novan ekonomian sistemon, ankaŭ bazitan sur humanismo, frateco k internaciismo, k en kiu li eĉ profetas la uzon de mondlingvo.
En sia verko Belami donas al ni bildon pri la socio en la jaro 2000, kiam ĉiuj anoj de la nacio havos la samajn rajtojn sed ankaŭ egalajn devojn ; kiam ne plu ekzistos senlaboreco, mizero, ekonomiaj krizoj ; kiam anstataŭe la granda teknika k scienca progreso pruviĝos esti beno, ebliganta al ĉiu vivon senzorgan.
La bazo de la Belami-sistemo estas la ekonomia egalo de ĉiuj dum la tuta vivo. La nuntempa evoluo de tekniko k scienco ebligas abunde provizi la tutan homaron je ĉiuj bezonaĵoj per minimuma laboro, sed la ekzistanta ekonomio, bazata sur konkurenco, profito, nepersona mono, nekontrolata produktado ktp, kaŭzas ke al milionoj da homoj mankas la necesaj vivrimedoj, dum aliflanke grandaj amasoj da varoj estas detruataj ĉar ili estas nevendeblaj. La ruinigaj konsekvencoj de la nuna sistemo povas malaperi nur, se la produktado estas regulata laŭ la kolektiva bezono de la homaro, se ĉiu ricevos egalan porcion k faros sian parton de la komuna laboro ; nur tiam povos komenciĝi daŭra prospero por la tuta homaro.
Por disvastigi ĉi tiujn ekonomiajn ideojn fondiĝis la Internacia Asocio « Belami », kiu utiligas esperanton por la internacia propagando. La I.A.B. estas neŭtrala rilate politikon k religion, k ĝiaj anoj apartenas al ĉiuj klasoj de la popolo.
La suprenomita verko de Ed. Belami baldaŭ aperos en esperanto, sub la titolo « Rigardante Malantaŭen ». En la konvinko ke ĉiu tago de prokrasto daŭrigas k pligrandigas la mizeron de milionoj da homoj, la I.A.B. alvokas ĉiujn bonintencajn personojn al la propagando de la bela idealo. Informojn k propagandan materialon volonte havigos la Centro por Internacia Propagando de la I.A.B., sekretariejo Gerard H. Bosma, Kerkweg 152, Santpoort (Nederlando).
Azio : Mi apartenas al la mondo. Mi estas mondcivitano.
Marso : Vi eraras, mia filo, la turo de Babelo estas la vivanta ekzemplo. La homoj estas disigitaj. Diversajn lingvojn ili parolas. Ili ne komprenas unu la alian. Disigitaj ili estas k restos. Ili estas naciistoj k defendas la grundon, aljuĝitan al ili en brava batalo, aĉetitan per homa sango k heroa kuraĝo.
Azio : Tiu tempo jam pasis, sinjoro ekzekutisto, ni ne plu vivas disigite, ni ekkomprenas unu la alian.
Marso : Ĉu vere ? Nu, kiel do ?
Azio : Per Esperanto !
Marso : Ha, ha ! mi unue devus vidi tion.
Azio : Atendu momenton. Mi venigos mian fraton Afriko ĉi tien.
Marso (nerve) : Tio ne povas esti… tio ne eblas, tio estas neekzistipova.
Azio (iras post la kulisojn k vokas) : Frato Afriko, venu ĉi tien. Ni estas fratoj k kiel fratoj ni kune laboru !
Afriko (respondas el alia flanko de la scenejo) : Jen mi estas, mi venos ! (De ambaŭ flankoj, Azio k Afriko suriras la scenejon. Afriko portas skizon de verda stelo k farbujon kun verda farbo k penikon). jen mi estas, frato Azio !
SESA SCENO. Marso (stariĝas inter Afriko k Azio. Alparolas Azion.) Kiom malsaĝe ! Ĉu mi nun devas tiel ŝirmi vin kontraŭ viaj malamikoj ? Atentu, li volas ŝteli de vi viajn ilojn ! Jen, rigardu, li havas la skizon k la farbon. (Alparolas Afrikon). Kiom malsaĝe, turnu vin tiel rekte al li, sen mia pero. Ĉu mi do devas tiel protekti vin ? Vidu, li volas ŝteli de vi viajn skizon k farbon. La ilojn, kiujn vi bezonas, li havas ! (Li flankenpuŝas Azion ĝis malantaŭ la scenejo k revenas al Afriko). Jen, rapidu, akceptu, vi ne estas armita. Atentu, li (montras al Azio) tenas la armilojn en la mano (donas al Afriko la flugmaŝinon). Armu vin, defendu viajn posedaĵojn ! Defendu vian hejmon ! Ne fidu lin ! Li deziras vian malfeliĉon. Li detenas de vi la ilojn, kiujn vi bezonas. (Komandas). Ataku ! por defendi vin !
Afriko : Sed mia frato ne volas batali kontraŭ mi. Ni bezonas nin reciproke, kune ni volas labori en paco k amikeco, ni deziras ne militon, sed feliĉon.
Marso : Belaj vortoj, belaj vortoj. Mi ja scias, ke tiu volo vivas en vi, sed estas ankoraŭ alia volo, kiu kontraŭas vin. Vi ne sukcesos, kredu al mi. Ne fidu la aliajn, ili deziras vian pereon. Dum vi parolaĉas pri paco k alia sensencaĵo, la aliaj armos sin, ĉar ili ne komprenos vin. Malfido regos sur la tero, ĉar la homoj naskiĝis en pekoj. Kredu al mi k batalpretigu vin.
Afriko : Ha, ha, sinjoro ĉarlatano. Ni konas vian kanton, ni parkeras la melodion. Ĉu vi ne scias, ke en la mondon venis nova sento ?
Marso (timigite k mirigite) : Nova sento ?
Afriko : Jes. (Esperantlingve 🙂 En la mondon venis nova sento !
Azio (alproksimiĝante) : Frato Afriko, kion diris tiu perfidulo al vi ?
Marso (klopodas malproksimigi Afrikon k Azion unu de la alia). Returnen, malfeliĉuloj ! La mondo pereos ! (Azio k Afriko tamen forpuŝas lin flanken k manpremas unu la alian).
Azio k Afriko : Ni estas fratoj.
Marso : Batalu, batalu do, malkuraĝuloj ! Uzu la armilojn !
Eŭropo, Ameriko k Aŭstralio (suriras la scenejon) : Feliĉan novan Epokon !
Azio k Afriko : Feliĉan novan Epokon ! (ili ĉiuj, escepte de Marso), premas la manojn unu de l’alia, montras la ilojn k skizon k komencas labori. Ili segas stelon k kolorigas ĝin. Dum la laborado ili fiksas la skizon de l’stelo sur la frontparton de l’tableto, tiel ke ĝi kovras la venen-emblemon k montras la verdan stelon (jam antaŭe fabrikitan el ligno).
Marso (nerve iras de unu al alia, flanken parolas) : Kio do nun okazas ? Kian lingvon ili parolas ? Ili ne devas paroli, batali ili devas, batali… (Sonorado aŭ muzik-imitado, voĉo post la kulisoj). Jaroj pasas, dekoj da jaroj pasas, nova epoko estas anoncata.
Marso (al la laborantoj) : Batalu do, batalu, batalu por via sendependeco, por via vivo, por viaj parencoj, por via familio, por via lando. Defendu la grundon, tiel pene plugebligitan de viaj prapatroj (Komandas). Celu ! Direktu ! Pafu ! Tamburkanonado ! Kanonistoj, antaŭen ! Aviadistoj, leviĝu ! Jetu bombojn, bombojn, dise ekataku ! Pereigu viajn malamikojn, disjetu bacilojn, venengasojn ! For la kulturo, batalu por via vivo, detruu ĉion, alfundigu tiujn ŝipojn sur la maro ! Viregoj, batalu do, batalu, malkuraĝuloj, malkuraĝuloj !…
Intertempe la kvin mondpartoj laboradas.
Afriko : Kion li diras ?
Ameriko : Li parolas antikvan lingvon. Ni ne plu komprenas lin.
Afriko : Estis iam epoko, en kiu la homoj mortigis unu la alian, ĉar ili parolis malsamajn lingvojn.
Aŭstralio : Kiel strange, ĉu ne ? Ili tamen jam tiutempe estis gefratoj k la tero ja havas nutraĵojn por ĉiuj siaj infanoj.
Eŭropo : Jes, gefratoj, sed tiam la Verda Stelo, kiun ni nun en harmonia kunlaboro fabrikis, ankoraŭ ne estis preta. Jen ĝi estas ! (montras la stelon). Neniam plu Milito !
La aliaj mondpartoj : For la milito ! For la bataliloj !
(Ili turnas la verdan stelon al Marso, kiu timigite, malrapide malantaŭeniras). For la milito ! For la bataliloj ! Jen estas viaj mortigiloj ! (ili rompas k ĵetas la ricevitajn armilojn al Marso, kiu sin turnas k rifuĝas antaŭ la kunigitaj mondpartoj ; ĉi lastaj sekvas lin k krias : For la milito ! For la bataliloj ! (Du ĝis trifoje ĉirkaŭirinte la scenejon, Marso malaperas. La mondpartoj esprimas sian ĝojon per krioj : Hura ! Vivu la verda stelo ! (Ĉiu el ili prenas unu pinton de la stelo k rondodancas. Poste ili lokas sin en V-formo fronte al la publiko ; la antaŭa altentenas la verdan stelon. Ili ĥorparolas : VIVU ESPERANTO ! AMO K VERO NUN REGAS SUR TERO.
Fino.
— pàgina 6 —
18 SENNACIULO
KOREKTOJ. — En la lasta n-ro elfalis sur la unua paĝo, tria kolono, la kvara linio de malsupre, kiu havas jenan tekston : « Ni atentigas tiuokaze, ke el tiu ĉi dukolore presita n-o, ktp… » (Cetere ankoraŭ nun ni povas liveri la okt. n-on por la indikita prezo : 10 ekz-oj por 5 fr. fr.).
En la katalogo korektu : K-do M. Van Aelst, 24, rue de Sévigné, Anderlecht-Bruxelles (Belgio) estas nia ĉefperanto por Belgio, sed ne plu sekretario de la belga sekcio de FET, sekve lia poŝtkonto-n-o ŝanĝiĝis k estas jena : c. c. postal 3771.92. — La prezo de « Plena Vortaro » por Norvegio estas nun : 12.95 kr. n. (anst. 16.95). Norvegaj K-doj, atente notu !
Por la sukceso de Esp. Ekspozicio
La batalo por venki la mondon favore al nia lingvo, ne jam estas finita. Ankoraŭ ĉiujare ni propagandas ĉiu en siaj lando k regiono, por atingi kiom eble plej grandan nombron da kursanoj. Ĉar nur el la elementa kurso venos la novaj anoj. Ĝi estas la fonto, el kiu ĉiujare alfluas freŝa sango en la vejnojn. Tial ni antaŭ ĉio devas atenti la elementan kurson, zorgi, ke ĝi estu kiom eble plej granda. Kaj tion ni povas atingi nur, se ni bone propagandas. La propagando estas la nura rimedo por akiri novajn lernantojn. Ni ĉiuj scias tion, k tial ni ĉiam klopodas trovi ion efikan. Tamen unu el la malnovaj propagandiloj, kiuj ĉiam plej efike plenumas sian taskon, estas la Ekspozicio.
Ĝi estas la plej efika propagandilo, kondiĉe ke ĝi entenas materialon el la tuta mondo. Nur tiam la vizitanto akiros la konvinkon, ke esperanto estas uzata jam ĉie k por ĉiaj celoj. Pro tio mi petas al ĉiuj legantoj de « S-ulo », ke ili sendu ĉion, kion ili povas malhavi, aŭ sendu almenaŭ unu poŝtkarton, por ke la ekspozicio enhavu esp-aĵojn tutmondajn. Anticipa danko !
Adresu al : H. Hoogland, 3-e Bierslootsteeg 8, Vlaardingen (Nederl.), Ekspozici-prizorganto de Distrikto Sud-Holando.
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
VERKOJ DE FEZ. Plena verkaro de Dr. Felikso Zamenhof. Sub redaktado de Ed. Wiesenfeld. Eld.: Literatura Mondo, Budapest. Form. 23 × 15 cm. 272 p. Dukolore presita sur glata papero. Prezo : broŝ. 4.—, bind. 4.90, lukse bd. 6.50 sv. fk. Serio AELA, 1935.
Detala recenzo aperis en la novembra n-o de « Senn. Revuo ».
MIECZYSLAW BIERNACKI : LA VERKO DE CHOPIN. Trad. k biografion verkis dr. Jan Medrkiewicz. Eld. Literatura Mondo, Budapest. Form. 19 × 13 cm. 28 p. Prezo : 0.60 sv. fk.
Recenzota en « Senn. Revuo ».
ESPERANTO-KALENDARO 1937. Eld. Philip Kruseman, Nassauplein 1 B, en kunlaboro kun la Cseh-Instituto, Hago. Form. 18 × 28 cm. 27 folioj ilustraj. Prezo : 1.40 guld. + 0.15 por sendkostoj.
KALENDARETO POR 1937. Tre taŭga kiel novjara salutkarto. Cseh-Instituto, Hago. 10 ekz-oj 0.25 guld.
Komuniko de la Sennaciista Frakcio
Legantoj de HEREZULO sendube bedaŭros la malfavorajn cirkonstancojn, kiuj malpermesas la plian aperadon de tiu juna, sed tamen vigla periodaĵo. Entreprenite de individua ano de la Sennac. frakcio, tamen ĝi fariĝis kvazaŭ la oficiala organo, k nun ni devos serĉi aliajn rimedojn por antaŭenpuŝi nian specialan vidpunkton.
Signoj jam ne mankas, ke kreskanta nombro da K-doj ekkonstatas la fundamentan veron k eventualon de la Sennaciista ideologio. Por ne perdi tiujn K-dojn, k reteni la malnovajn, la frakcio devas havi taŭgan organon, kiu servus kiel varbilo k interŝanĝejo por la ideoj de la frakcianoj. La frakcia aktivo devas funkcii pli regule k ordeme, ol estis eble pasinte.
La nova organizanto urĝe petas ĉiujn K-dojn, kiuj estas pretaj subteni la novan entreprenon skribi al ŝi. Vi povas helpi per sugestoj pri organizo, promesoj de verkado aŭ tradukado, mondonacoj, varbado de novaj anoj al la frakcio, promesoj de regula abonado al la nova organo, ktp. Skribu tuj al : K-dino R. Roberts, 1, Caister Ave., Whitefield. Manchester. Anglio.
Radio-Programo
Barcelono, CNT-FAI, 42,88 m k normal-ondo 222,55 m. (hisp. tempo, merkrede 23.30 h., sabate 23.00 h.).
Valencio, TLES-grupo, ondo 42,40 m. (hisp. tempo, lunde k vendrede de 7-a ĝis 7,30 h.), kompartia stacio, 41,87 m. (marde k vendrede je 17-a h.), soc. partia stacio (lunde k sabate je 12-a horo).
Hilversum (VARA), regule 20 minutojn proks. je la 5-a h. MET, ofte ankaŭ pli frue (ondo en jan. 1875 m.) : 26. XII. Kantoj : 9.1. : parolado de P. Polderman, (Sek. Inst. por lab. klerigo) : 23.1. : Humoristo Kees Pruis kantas. (En kunlaboro kun F.L.E.).
MEMORNOTO
REPRESIS EL « S. R. » : Popola Fronto, Valencio, n. 2 (britaj voĉoj pri Hisp.).
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 12., 19., 26. 11., 3. 12. ; L’Ecole Emancipée, Saumur, 15. 11., 22. 11. (ankaŭ kun peresp-a materialo) ; Le Cri des Auberges, Paris, dec. ; L’Œuvre, Paris, 15. 11. ; Le Peuple, Bruselo, 6. 11. ; Le Travail, Verviers, 16 11. ; Journal de Charleroi, 2. 11.
PERESPER. MATERIALON ENPRESIGIS : El Antifascista, Los Angeles, sept. (el Hisp.) ; La Montagne, Clermont-Fd., 3.12. (same).
… … … … … … …
« Poale-Cion » (maldekstruloj) atentu ! Dezirante interkontaktiĝi kun vi en la kadro de SAT, vi estas petataj komuniki viajn adresojn al K-do Ch. Kerber, 39, avenue Gambetta, Paris 20.
[REKLAMO p.6] Ĵus aperis dua eldono de GVIDILO TRA LA ESPERANTO-MOVADO de G. P. de Bruin. Multe pli ampleksa ol la unua eldono. Kun demandaro 80 paĝoj. Prezo : 5.50 fr. fr. — De la sama aŭtoro : LA LAB. ESP. MOVADO ANTAŬ LA MONDMILITO 36 paĝoj grandformataj. Prezo : 4 fr. fr. Ĉe SAT.
FILATELISTOJ ATENTU !
Mi bezonas novajn, neuzitajn poŝtmarkojn el ĉiuj landoj (almenaŭ serion da sep — aĉetitaj en poŝtoficejo). Page mi povas liveri egalvalorajn poŝtmarkojn de definitivaj eldonoj el Suda Afriko (eldonitaj en du lingvoj aparte), Sud- k Nord-Rodezio, Sud-Okcidenta Afriko, Portugala Orient-Afriko, Basutolando, Svazilando k Njasalando. NE ALGLUU poŝtmarkojn k sendu rekomendite. Falsaĵoj k iel ajn difektitaj poŝtmarkoj ne estos akceptataj. Fidindaj perantoj estas serĉataj por konstanta interŝanĝo de novaj eldonoj. David Dambe, P. O. Box 2418, Johannesburg, Suda Afriko.
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.
BRITIO
Fotoamatoroj el Hungario, Svedio k. a. landoj ! Kiu korespondos pri fotado, interŝ. fot-aĵojn, fotogazetojn ? Nepre resp. Alec Shepherd, 43 Reid St., Dunfermline.
K-dino M. Roseti dez. kor. kĉl. pĉt. Nepre garantias respondon. Adr. High Beveridgewell, Dunfermline.
Dez. simple kor. David Blackie, 57 Rumblingwell, Dunfermline, kĉl pri div. t., precipe kun iu (pref. arkitekto) en Hilversum. Resp. al ĉiuj.
Dez. simple kor. Johano Sommerville (20 j.) kĉl. pri div. t., L PI ktp. Nepre resp. Adr. Main St., Crossford, Dunfermline.
FRANCIO
Instruistino 24-jara dez. kor. kun japana samideano. J. Fournier, Cherves-de-Cognac (Charente).
Juna advokato dez. kor. kun Gek-doj en la tuta mondo pri P. M. interŝ., PI, pol. soc., internacia juro. Nepra resp. R. Gay, 110, rue de Fontenay, Montreuil (Seine).
JUGOSLAVIO
Mi korespondus kun gekolegoj el Francio (prefere el Parizo). Unua respondo certa. Jevrem Simonoviĉ, frizisto, Kraljevo.
NEDERLANDO
Laborista Esp. Grupo dez. kor. kun Gek-doj el ĉ. l., precipe pri muziko k konstruado de domoj. Resp. garantiata. Skribu al K-do A. Smit, Gen. Bothastr. 79, Haarlem.
K-do M. Fortuin, de Sillestr. 270, Den Haag, deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun Gek-doj el ĉiuj landoj.
PORTUGALIO
Kelkaj K-doj dez. kores. kĉl., PI, L. Adreso: Augusto e Américo, Tipografia-Tabaqueira-Poco do Bispo. Resp. garantiata.
LETERVESPERO. — Lab. Esp. Societo, Zagreb, Haulikova str. 10, Jugoslavio, aranĝas letervesperon per mezo de februaro 1937. Ni petas tutmondajn Gek-dojn multnombre sendi L, PK, revuojn k gazetojn. Certa respondo.
LA AMSTERDAMA SAT-ANARO kunvenos je la 30-a de januaro en la Propra Domo, De Wittenstr 50 (W). Tagordo : protokolo, korespondaĵoj, elektoj, komunikoj, gazeto ; kion ni faros en la nova jaro. Notu la daton k ĉeestu. — Urba perantino H. O.
ESP.-KLUBO deziras korespondi kun eksterlandanoj. Ni promesas al ĉiu, kio ajn okazu, respondi per bildkarto. Skribu al M. SCHIPPERS, dorp 124, Rockanje, Z. H., Nederlando.
Studrondoj de LEK, Malmö (malnova k nova) aranĝas festenon k letervesperon komence de jan. k dez. koresp-aĵojn el ĉiuj landoj. Resp. gar. ! Adr. Karl Osterholm, Agnesgatan 7, Malmö, Svedio.
Núm. 449, 25 de gener de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, No 449 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JANUARO 1937
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
ĈIRKAŬ LA ORGANIZA PROBLEMO
La nuntempa krizo en la neŭtrala esperanto-movado estas nenio alia ol la lukto inter du tendencoj. Dum ni sekvas la diversajn fazojn de la evoluo en la « neŭtrala » movado, dum ni observas la batalon inter la du kampoj: unu por la internacieca sistemo (organiza bazo: la Landaj Asocioj), alia por la sennacieca sistemo (la malnova U.E.A. kun la individua membreco), ni estas facile alkondukataj, fari paralelon kun la situacio en la laborista esp. movado. Tre instrua ŝajnas al ni la ekzemplo de la « neŭtraluloj », ĉar ja ankoraŭ ĉe parto de la lab. esperantistaro ekzistas la inklino voli kunfandi du tute kontraŭajn principojn.
De iuj K-doj de PUIL venas denove similaj sugestoj. PUIL signifas: Proleta Esperantista Unio de Iber-amerikaj landoj. PUIL — tion ni devas forte rimarkigi — ne reprezentas la tutan hispanlingvan Kamaradaron. Ne nur ĝi ne penetris en la sudamerikajn landojn, sed eĉ en Hispanio mem ĝi centrigis nur la K-dojn el kelkaj inter la multaj en la hispanaj urboj ekzistantaj grupoj. Ĝi do estas nur unu fragmento de la hispanlingva lab. esp. movado, nenio pli. Kaj ĝi ne estas komparebla kun L.E.A. ampleksanta la tutan aŭ preskaŭ tutan anaron lab. esperantistan de difinita lingvo-teritorio.
Plie, la aspekto de la gazeteto suspektigas, ke ĝi ne estas destinita al enlanda propagando, ĉar ĝi estas redaktita tute en esperanto (almenaŭ tiu lasta n-ro, kies enhavon ni ĉi tie priparolas). Tio vekas la supozon, ke ĝia celo ne estas nura propagando k instruado, kiel estas la celo ekz. de Nederlanda, Franca aŭ Sveda LEA-oj (por citi nur kelkajn potencajn fratorganizojn). Se oni konscias pri tiu karaktero de PUIL, la argumentoj jam de antaŭe perdas multe el sia pretendita valoro.
Unue, ni korektu materialan eraron, kiu servas al la PUIL-komitato kiel argumenta bazo: La LEA-oj grandparte jam funkciis antaŭ la fondo de SAT (same ankaŭ la ĉefaj neŭtralaj land-asocioj funkciis jam antaŭ la fondo de UEA). Antaŭ la unua SAT-kongreso en Prago jam ekzistis la germana (restarigita en 1919, tuj post la mondmilito), la franca, la sveda LEA-oj, la brita Soc. Ligo, k ekde 1922 la aŭstria LEA. Antaŭ la milito jam prosperis ĉeĥa LEA. Se nuntempe ankoraŭ agitas mondskale konkurencorganizoj al SAT, tio estas la rezulto ne de bezono, sed de la volo k penado de kelkaj eks-SAT-anoj, kiuj agis siatempe skismige laŭ la instrukcioj ricevitaj de siaj partiaj instancoj. Ili do volis trudi al la laborista esperanto-movado principojn, kiuj eble estas ĝustaj por iuj politikaj movadoj de la lab. klaso, sed kiuj ne povas aplikiĝi, sendomaĝe por nia afero, al la lab. esp. movado, ĉar ili ne estas konformaj al la aparta karaktero de ĉi-lasta. Se PUIL proponas provizoran solvon de struktura kunfando, ni respondas al tio, ke mondorganizo laborist-esperantista ne devas esti dependigata de la ofte ŝanĝiĝantaj taktikoj de la politikaj partioj aŭ aliaj batal-organizoj de la lab. klaso. La lab. esperanta movado kiel kulturmovado havas sian propran dinamikon, siajn apartajn leĝojn, sian propran taskon.
La disdivido de l’por- k per-esperanta laboro estos necesa, tiom longe kiom necesos propagand-aparatoj, kiaj estas la LEA-oj, por diskonigi esperanton per la helpo de kursoj k nacilingva literaturo. La propagando k instruado sur la lingva teritorio, kiun ili priplugas, estas tasko plene sufiĉa por la LEA-oj. La poresp-a propagando necesigas rimedojn k metodojn ofte malsamajn laŭ la apartaj kondiĉoj en la landoj. Sekve la diseco de l’por- k per-esperanta organizoj estas necesa k neevitebla.
Tio tute ne malebligas harmonian kunlaboradon kun la tutmonda asocio, kiel montras la ekzemplo de nombro da LEA-oj, kiuj observas la Gotenburgan Konvencion. Sed neniam estus konsenteble, ke la LEA-oj, per la aritmetika nombro de siaj membroj, per voĉdonoj aŭ aliel, influu la gvidadon de SAT, pro tio ke en la LEA-oj tre granda elcento da anoj estas nur-komencantoj, balbut-esperantistoj, aŭ eĉ nuraj subtenantaj membroj, kies voĉo ne devas pezi en la decidoj, kiuj koncernas ekskluzive perfektajn esperantistojn. Ĝuste pro tio SAT estas bazita sur la individua membreco, k ĉiu membro ĝuas en la kadro de la Statuto plenan esprim- k voĉ-rajton.
Ne temas ankaŭ pri superrego k kontrolo super la tendencoj en SAT. Nia Asocio ne enmiksiĝas en tendenca laboro; tiu ĉi estas komisiita al la Frakcioj, kiuj funkcias en plena libero ekster la kadro de SAT k por kiuj SAT vere estas la plej utila helpilo. Ni ne vortludu pri «supertendenceco» aŭ «ekstertendenceco» aŭ « sentendenceco ». Eble la vorto ekstertendenca estas plej adekvata k evitigas miskomprenojn.
La laborkampo de la LEA-oj, kiel jam supre dirite, estas teritoria por-esperanta propagando; sed tio neniel signifas izoligon aŭ eĉ naskon de patriotismo (! la vorto estas de PUIL-komitato), ĉar ja temas pri rekrutado de ne-esperantistoj por nia movado. Per tio ke la LEA-oj havigas al la nove-varbitoj, post la kurso, esp-lingvan materialon, instigas al SAT-aniĝo, ili pruvas, ke ili ne estas inspiritaj de la patriota spirito! Cetere estas rimarkinde, ke ĝuste tiuj LEA-oj, kiuj aplikas la principon de la taskodivido inter por- k per-esperanta laboro, nome la nederlanda k sveda LEA-oj (por nur nomi ĉi tiujn), evoluas plej bone, funkcias plej kontentige k produktas plej pozitivan rezulton.
Estas mirige aserti, ke nia movado ne adaptiĝas al la ĝenerala meĥanismo de la socio! Nu, kiu principo do estas pli progresema? ĉu tiu de la konservo de la nuna stato: internacieca, sin bazanta sur la naciaj federacioj? ĉu la sennacieca, kiu celas forigi la landlimojn el la mensoj de la proletoj? SAT anticipas, dum ISE k IPE konservis la malnovan sistemon, kiu montris sin fiasko en la praktiko (pensu pri Germanio, Aŭstrio, Italio!). Oni do klare vidu, kie staras la konservativuloj, la rutinuloj (ni jam legis pri ili la epiteton «reakciuloj») k kie la irantoj antaŭen sur la vojo al progreso.
La eks-SAT-anoj, IPE-anoj el la komitato de PUIL devus konscii, ke SAT ne postulas de iu ajn pekokonfeson, okaze de reveno en la unueceme laborantan kolektivon kia estas nia organizo. Se ni ne miskomprenas la artikolon de PUIL, tiuj k-doj tamen agnoskas, ke la principoj, sur kiuj estas bazita SAT, taŭgas, estas konformaj al la karaktero de nia movado, — ili do estu konsekvencaj! Se ili tamen plue opinias, ke oni povas kunigi du malsamajn strukturojn (la internaciecan k la sennaciecan) en hibridan kreaĵon, kiu volante marŝi faletas de unu piedo sur la alian, do ili daŭre rigardadu la spektaklon kun gestoj jen aplaŭdaj jen malaprobaj… Finfine tamen venos la horo, kiam ili devos sin klini antaŭ la sperto k akcepti la konkludon de la leciono.
La Plenum-Komitato de SAT.
— pàgina 2 —
20 — SENNACIULO
Hispana letero
Al niaj klasfratoj alilandaj, sanon! La lukto, kiun ni alfrontas kontraŭ niaj klasaj malamikoj (faŝistoj, ĉu nigraj-italaj, ĉu brunaj-germanaj, aŭ ĉu iliaj satelitoj, la hispanaj), ne estas simpla lukto, kiu reduktiĝas je inter la hispana kadro. Ĝia signifo estas tutmonda. Niaj malamikoj, la kapitalistoj, bone komprenas tion. Vi, klaskonsciaj laboristoj k kamparanoj el tutmondo, reagu kontraŭ via figazetaro burĝa, kiu mensogadas pri nia civilmilito. Nia movado estas ne nur antifaŝista. Al unu tezo, la faŝisma, ni kontraŭstarigas alian, la porsocialisman. Nia venko estas certa, K-doj, malgraŭ ke ni devas batali kontraŭ bonege armitaj k disciplinitaj trupoj germanaj k italaj. Ni havas la konvinkon, ke en la propraj landoj faŝistaj, el kiuj devige oni venigas batalontojn kontraŭ ni, ankaŭ okazos ribeloj, ĉar kiuj konsistigas tiujn armeojn, estas niaj klasfratoj ekspluatataj k trompataj de siaj gvidantoj.
Nia najbaro Musolini konsideris nin, diraĵo rondiranta ĉi tie en Hispanio, kiel la eŭropajn abisenojn, sed verŝajne lia plano ĉi-foje ne estis bone antaŭkalkulita. Tamen li momente okupadas depost kelkaj monatoj la belegan Balear-insulon Maljorko, kies mar- k aerstrategia bazo estas gravega en la Mediteraneo. Negravas, ni forpelos lin el tie.
Estu solidaraj, K-doj el la cetera mondo! Kaj nun unu peto: Sciu plenumi vian devon k rolon kontraŭ viaj enlandaj ekspluatantoj. Stariĝu kiel respondeca klaso el inda homara epoko, por ke ne ripetiĝu la fiasko de l’itala, germana aŭ aŭstra proletaro.
SAT-ano 8358 (Hispanio).
Red. Noto: Kelkaj K-doj iom miris, ke ni ne aperigis lastatempe tre multon pri Hisp. Ĉefa kaŭzo estas nericevo de materialo el Hisp. (niaj tieaj K-doj forgesetis ŝajne pri kunlaboro al SAT-organoj). Forigi tiun kaŭzon ni klopodas ekde ĉi tiu n-o. Aliflanke la K-doj komprenu, ke ni ne emas represi artikolojn el nerekta fonto (tradukojn aŭ sim.) — aŭ eĉ verki tiajn el distanco…
Pripenso postulata
Dum kelkaj semajnoj la tutmonda gazetaro konkurence atentigis pri la angla unujara reĝo k ties (ad)mirinda sendependemo. Tute ne necesas analizi la aferon nek aŭguri rilate al la ebloj, se la estinta « ĉarma reĝido » persistus en sia fakta intenco. Ĉar tiukaze — escepte de hipokrita indigno en ekleziaj — k interkvereloj en puritanaj rondoj sekvataj de artifike stimulita entuziasma sindonemo ĉe alia popolparto ekster k en la brita regno — nenio grava estus okazinta, almenaŭ en intereso de la proletaro. Sed kaŭze de hipnota sensacio oni plene pretervidis la danĝerojn, kiujn implicas la okazoj ĉirkaŭ la reĝa familio en Nederlando, eĉ en tiu lando mem. Mi koncize menciu la faktojn:
La filino de la reganta reĝino Vilhelmina, nomita Juliana, fine estas fianĉino k edziniĝis je la 7a de januaro kun posteulo de en 1918 sentronigita princa familio Lippe-Biesterveld. Estas konate, kvankam antaŭe prisilentite ke la germana junulo, nun jam kapitano en la nederlanda militistaro, baldaŭ titolita « princo de Nederlando » antaŭ malmulte da temo apartenis al la « STURM-STAFFEL » (S. S.), la fifama gardistaro de Hitler. Multfoje li kun sia amatino vizitis Germanion, ĉar liaj geparencoj tie loĝadas. Ankaŭ post la adiaŭa kunveno ĉe la « Führer » la sekretario de la N. S. B. (nacisoc. movado), Van Geelkerken, fanfaronis publike pri nacisoc. inklinoj de Juliana, kiu laŭ lia aserto pli k pli signife pliriĉigas sian kortegon per N. S. B.-simpatiantoj.
Pro tiu plana geedziĝo, akompanata de tiaj malbonaj antaŭsignoj, oni okazigas pompajn festojn, precipe en Hago, kiun urbon la festuloj dum la festensemajno trajne je duonigita prezo povas atingi. Freneze altajn sumojn oni postulas k pagas nur, por el komforta loko alrigardi la edziĝan procesion (kelkfoje 100 guldenojn k pli). Per diversaj komitatoj oni kolektas monon, por kiu oni aĉetos i.a. jaĥton, serve al la geamatoj. Eĉ en la lernejoj oni trude kolektas, k kelkaj soc. dem. gvidantoj partoprenas tiajn almozkomitatojn. Kompreneble la legantaro de la burĝa gazetaro povas ĝisvome ĝui, ĉiutage denove, adorindajn fotojn k rave dolĉ-sklavemajn priskribojn rilate ĉion, kio rilatas la arde sopiratan okazon. Plie flagoj en ĉiuj stratoj, ornamaĵoj, ktp. Eĉ laŭsupoze klaskonsciaj laboristoj portadas okulfrape kroĉita al supervestaĵoj la simbolon pri fidelo al la reganta familio (oranĝkolora butoneto). Ankaŭ ĉiuj aliaj ne sufiĉe protestas, pro malkuraĝo aŭ sugestio.
Kiam vi legos ĉi tion, la festebrio jam pasis, k venis la naŭza seniluziiĝo. Sed restos la aluditaj danĝero k la mizere lakea humilemo. Pripensindaj k komunikindaj aferoj por eksterlandaj, kontraŭbatalendaj de la enlandaj klaskonsciuloj.
Jovado.
[REKLAMO p.2] Depost la devaluo niaj libroprezoj ne ŝanĝiĝis. Male, kelkaj prezoj estas reduktitaj. Donu favoran atenton al nia Katalogo. Per legado vi pligrandigas vian scion k komprenon, vi agrable nutras vian menson.
[REKLAMO p.2] Ĉu vi komencos novan kurson? Provu instruadon laŭ PETRO la plene en esp-o verkita lernolibro de SAT. 116 pĝ. Multaj bildoj. Prezo: 6.— fr. fr.
Skandalo inter la «elitoj»
[BILDO p.2 | 68,11,96,33] Karikaturo de la brita reĝa blazono: leono kaj unukorno kun krono ĉirkaŭ la ŝildo, sube la devizo «DIEU ET MON DROIT».
Kortega skandalo. — « Oni diras… »
La britaj ĵurnaloj regalis la publikon per abunda skandalo pri la Reĝo k lia disputo kontraŭ la registaro. Komence ili ne sciis kiel sinteni por tiu unika disputo. Sed grade k tre rapide ili decidis subteni tutplene la registaron. En tiu semajno de vizitoj k depeŝoj, la Labor-Partio ne povis subteni la tiaman reĝon: neniam li estis socialisto; la plej intimaj ĉenoj lin ligis al la reganta klaso, kiuj ankoraŭ lin firmtenas.
Ni ne imagu al ni, ke la nuna registaro estis defendanto de l’demokrata principo. Ni aliflanke povus imagi al ni alternativon: Supozu, ke la reĝo venkus super la registaro, — tio iniciatus efikojn tre danĝerajn kontraŭ la laborista movado mem. Tiele, por ne firmigi la potencon de la monarkio, la Labor-Partio, vole nevole, devis subteni la registaran flankon.
La ĵurnalo de l’komunistoj provis interpreti tiun disputon, kvazaŭ ĝi estas konflikto inter du frakcioj de la reganta klaso. Simila interpreto ankaŭ aperis en la Soveta « Pravda ». Ĉi tiu tute false prezentas la aferon, kiu estas bazita sur la deziro de l’nuna eksreĝo edziĝi kun virino, kiu jam dufoje eksedziniĝis k kies eksedzoj ambaŭ ankoraŭ vivas. Tiu intenco estus troa atako al la moralaj ideoj de l’reganta klaso k ankaŭ de la britoj, kiuj plejparte ĝin subtenas. Tiu amafero, k nur ĝi, kaŭzis la skandalon, k neniu imaga konflikto interne de la kapitalismo mem, kiu fakte solidare subtenis la registaron per sia sinteno.
Post la abdiko de l’eksreĝo Edvardo la oka, la gazetaro nun denove diligente penas popularigi la novan reĝon, prepare al la oficiala kronado en majo.
I. F.
[REKLAMO p.2] LA GRUPO ZIULEN, Holando, aranĝos letervesperon k kelkaj anoj ankaŭ deziras korespondi kun eksterlandaj K-d (in)-oj. Resp. gar. Sendu leterojn aŭ PK al K-do H. G. Meuleman, Swammerdamstr. 41, Ziulen-Utrecht, Nederlando.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 21
Por finŝtopi la Breĉon
Ni notis kun plezuro, ke multaj K-doj uzis la okazon de la kotiz-repago, por aldoni specialan sumeton servontan al la amortizado de la Breĉo. Ni esperas, ke tiu kutimo trovos imiton ankaŭ flanke de aliaj kotizpagontoj, kiuj ial ĝis nun ankoraŭ ne transsendis la vivigan substancon al sia organizo. Ni kun multa danko kvitancas la ricevitajn sumojn. Eĉ la plej modestaj kontribuoj pezas en la tuto. Se gut’ al guto aliĝas, maro fariĝas.
52. LISTO
| Perhak k Jirka, Č. Budejovice | fr. fr. | 36.— |
| Štonlo, Aŭstrio | ŝil. aŭst. | 6.55 |
| E. K. L. | fr. fr. | 13.— |
| A. Vollegraaf, Roterdamo | » | 11.50 |
| Th. Postjma, Roterdamo | » | 5.50 |
| P. Timmermans, Venice (Usono) | dol. | 1.— |
| V. Jacomin, St-Jean de Maurienne | fr. fr. | 20.— |
| R. de Man, Amsterdamo | » | 5.50 |
| K. G. J. de Jong, Amsterdamo | » | 14.— |
| S. Musch, Nieuwe Schans | » | 11.50 |
| 55 — 1380 | » | 25.— |
| Merel, Evreux | » | 5.— |
| G. J. Worst, Hago | » | 11.50 |
| 14.335, Aŭstrio | » | 50.— |
| A. Roosing, Zeist | » | 12.50 |
| 9542, Schlieren | sv. fr. | 6.— |
| Rival, St-Etienne | fr. fr. | 5.— |
| J. Liedermooij, Amsterdam | » | 12.— |
| Londona Lab. E. Klubo | £ | 1-8-9 |
| Postrikolto, Manĉestra Kongr. | £ | 1.— |
| R. Claude, Houilles | fr. fr. | 5.— |
| R. Vélu, Houilles | » | 5.— |
| Ernst Eriksson, Stokholmo | sv. kr. | 10.— |
Internaciaj rilatoj de la sindikata movado
Ĉi-suban paroladon Edo Fimmen, ĝenerala sekretario de la Internacia Transportlaborista Federacio, elparolis en kunvenego aranĝita de la Amsterdama distrikto de F. L. E., memore al la naskiĝotago de Zamenhof.
Gek-doj! Kiel gvidanto de sindikatunuiĝo hodiaŭ vespere mi turnas min al vi. Ne estas tre riska entrepreno, ke mi, ne-esperantisto, paroladu antaŭ vi, en kunveno memore al la kreinto de la mondlingvo esp-o. Ĝuste tial, ke mi kiel sekretario de internacia organizo parolas pli da lingvoj ol eble iu el vi, k tamen mi ne scias esp-on, tial mi akceptis la inviton veni por vi. Pro tio ĉar mi sentas dum tradukadoj la neceson de esp-o, lingvo ankoraŭ malmulte konata de la gvidantoj laboristaj.
Jam pli ol 20 jarojn mi laboris por la internacia sindikata movado, k mi kunbatalis por krei la Nederlandan laboristan organizon. Ĉi tie mi alparolas homojn, pri kiuj mi esperas k atendas ke ili ĉiuj apartenas al sindikato laŭ sia metio. Ili komprenas kiom malfacilege estis k estas ankoraŭ organizi laboristojn, kiuj laboras en la sama metio k en unu lando, kiuj do lingve komprenas unu la alian. Kiom multe pli malfacilege do estas unuigi da [?] laboristojn, el samaj metioj sed kun diferencaj lingvoj, ke tiuj interkompreniĝu k havu unuecon rilate celon k agmanieron. Per propra sperto mi konas tiujn malfacilaĵojn organizajn en Nederlando. Mi provis krei asocion por la interesoj komunaj, precipe por la interesoj homecaj k antaŭ ĉio por stimuli la laboristojn en ilia batalo por socialismo.
Kiom malfacile ofte estas kunigi laboristojn per la sama lingvo, multe pli malfacile estas kunigi ilin se lingvodiferenco ĝenas, se la ideoj estas tro malparencaj.
La sindikatoj el kelkaj grandaj landoj fondis internacian ligon; de tempo al tempo ili kunvenas por priparoli la manieron kiel antaŭenigi la laboristaron, por plej trafe defendi iliajn interesojn k difini la vojon irotan, por krei pli justan socion. La gvidantoj de ĉi tiu movado senescepte venas el la laboristaro. Escepte de kelkaj ili nur scias sian propran lingvon. La gvidantoj el la malgrandaj landoj, ekz.: Svisio, Nederlando, Belgio, Svedio ktp, iom scias paroli germane, france aŭ angle. Sed kiuj reprezentas la sindikatojn de la grandaj landoj, tiuj nur konas sian propran lingvon. Kaj jen vidu niajn kongresojn, kien venas K-doj ne nur el Eŭropo, sed el la tuta mondo. Ni scias ke ili estas sindikatanoj, ke ili estas socialistoj k principe ĉiuj havas la saman celon: sed interparoli ili ne povas!
En tia kongreso iu parolas per propra lingvo 30 minutojn, li parolis verve, trafis la korojn de siaj samlingvanoj. Sed necesis traduki en alian lingvon k la tradukisto en 20 minutoj redonis la paroladon, en dua k tria tradukoj dufoje 5 minutojn ili ŝparis, do je la fino la parolado de 30 minutoj tiom mallongiĝis, ke la tradukisto bezonis nur 10 minutojn. Kompreneble ili tre ekstraktis la enhavon k malmulte respegulis la ideon de la parolinto. La multajn k gravajn erarojn en la tradukoj mi eĉ ne reliefigas.
Je la komenco de mia parolado mi blufis pri mia scio de lingvoj. En 1918 mi partoprenis kongreson de la Internacia Ligo de Sindikatoj (I.V.V.). Oni delegis min, ĉar mi konas lingvojn. Tie mi mem faris plej strangajn erarojn k mi scias pri miskomprenoj kiuj naskis gravajn malfacilaĵojn.
Mia kolego Nathans iam faris propagandvojaĝon tra Bulgario. Li parolis germane aŭ france en la kunvenoj k tradukisto ripetis bulgare. Foje okazis ke la tradukisto ne ĉeestis. Estis la horo por komenci la kunvenon, k kion fari? Nathans petis al la publiko ĉu iu scias la francan lingvon. Neniu. Ĉu iu scias la germanan aŭ anglan lingvojn? Neniu. Jam li opiniis, ke la kunveno do ne povos okazi, kiam li memoris sian konon pri esp-o. Ĉu iu scias esp-on? Kaj jen tri K-doj anoncis sin, ili tradukis lian paroladon, la kunveno sukcesis. Kie la tri « modernaj lingvoj » fiaskis, esp-o savis la propagandon. Antaŭ kelkaj semajnoj mi estis en Parizo por internacia kunveno, kiun partoprenis delegitoj el Valencio k Barcelono. Ni sciis, ke de iu el ili la filo jam mortis en batalo kontraŭ la faŝistoj, de alia hispano la edzino troviĝis en karcero de la ribeluloj. Volontege ni konsolus tiujn K-dojn, k kion ni kapablis? Nur iom afable ridi, premi iliajn manojn, amike frapeti ilin sur la ŝultroj. Sed konsolan vorton, ni ne povis esprimi, ĉar neniu el ni sciis hispane, la hispanoj ne sciis iun alian lingvon. Jen, K-doj, kiom multe pli glate irus la aferoj se ni povus interrilati per esp-o. Esperanto, la lingvo kiun oni facile povas lerni, per kiu anoj de malgrandaj lingvoregionoj ne submetas sin al tiuj el la grandaj lingvoregionoj. Esperanto, la lingvo per kiuj la organizoj rekte povas rilati kun siaj membroj diverslandaj. Per unu lingvo ni firme povas kunigi sammetianojn, k ili povas lukti por paco, kontraŭ faŝismon k diktaturon.
Ĉu ne ĝuste en la faŝismaj landoj oni malpermesas la laboristajn esperanto-asociojn? Tiuj registaroj timas, ke la laboristoj per esp-o havos rilatojn kun laboristoj en politike liberaj landaj. Por ni plej bona pruvo ke esperanto estas malamiko de la faŝismo. La laboristaj gvidantoj agnosku la neceson, ke la laboristoj interkompreniĝu; por tio necesas komuna lingvo.
Iam mi havis la okazon lerni esp-on. Tiam mi povis elekti inter du mondlingvoj: krom esperanto ekzistis ido. Tial mi lernis la hispanan lingvon. Bedaŭrinde! Nun mi nek scias esp-on nek hispanan, k mi sentas min tro aĝa por ankoraŭ okupi min pri esp-o. Tamen al vi, pli junaj K-doj, mi konsilas arde: lernu esperanton! La praktiko pruvis ĝian utilon, jam dekmiloj da homoj aplikas ĝin. Mi esperas, ke la nederlanda registaro baldaŭ metos esp-on en la programojn por la ŝtataj popollernejoj k mi ĉiam pretas propagandi vian aferon.
Jesuo estis kondamnata de pastroj k ekzekutata de soldatoj. Ĉiam pastraro k soldataro partoprenas en la grandaj historiaj okazaĵoj.
Ĉe la Lab. Esperanto-Asocioj
EL NEDERLANDO
La Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo (F. L. E.) konstante kreskas. Je fino de la jaro 1936 ĝi nombris 4480 membrojn en 152 sekcioj (pasintan jaron 3817) k 66 ĝen. membrojn. Ĉiuj membroj ricevas monate la federacian organon « Laborista Esperantisto », kiu organo estas plejparte nederlandlingve redaktita, por ke ĝi plej efike povu subteni la poresperantan propagandon. La eldonnombro de L. E. plialtiĝis en decembro ĝis 7400 ekzempleroj. Por ke la membroj havu tutmondan interkontakton k povu plispertiĝi en la aplikado de nia lingvo, ili senpage ricevas « S-ulo »n.
Por plikapabligi la membrojn en la lingvo-scio, la Federacio eldonas monate « fakan » gazeton « La Progresanto », kiu celas plialtigi la lingvonivelon k prepari por la ekzamenoj. Krome aperas monate porinfana gazeto « La Vojo », enhavanta riĉe ilustritan elementan kurson, kiu kurso jam havas vastan aprobon.
Aliĝis al la Federacio 32 organizoj kiel simpatianta membro, inter kiuj la tre grava k influhava Nederlanda Sindikata Ligo (N.V.V.). — G. Vrees.
— pàgina 4 —
22 — SENNACIULO
VOĈOJ EL LA MEMBRARO
NIA ESPERANTISMO
« Ĝi (la esperantismo) estas nek demokrata, nek klasbatala, nek pacifista, nek faŝista, nek sennacieca, nek katolika, nek oomota, nek eĉ « neŭtrala », se oni volas kompreni tiun vorton, kiel kelkfoje okazas en la senco de « nenio ». Ĝi estas esperantista, do io absolute pozitiva, k tio sufiĉas ». (Heroldo de Esperanto, 13. dec. 1936).
Nu! Sinjoregoj! Ĉu vi vidas la rokon, sur kiu vi haltas, ne volante iri pluen? Vi similas forĝiston, kiu fabrikus plugilojn k ilin amasigus apud sia amboso, malpermesante al plugisto ilin uzi.
Ne, esperantismo ne sufiĉas per si mem; tio signifas malgrandigi ĝin, dirante ke ĝi estas nura propagando de helplingvo k neniom pli. Ĝi ne estas nur la sukceso de helpa lingvo, kiu permesas al diversnacianoj senpere interkompreniĝi; ĝi nepre devas esti ilo por la perfektigo de l’Homaro per perfektiĝo de ĉiu individuo.
Ne nur tio: krom alceli la propran perfektiĝon, la perfektigato uzados tiun ĉi novan internan forton, aplikos ĝin al ekstera laboro, al ago kiu kapablas perfektigi ankaŭ aliajn. Tiun emancipan rolon de esperanto klare vidis la ŝtataj tiranoj, k pro tiu kaŭzo ili malpermesis eĉ vian esperantismeton, — sola paŝo por vi, sed unua paŝo por ni, sur la ŝtuparo supreniranta al estonta feliĉa socio.
Tial la diversaj oficialaj estroj de aŭtoritatecaj politikaj partioj malpermesas esperantismon en la vicoj de siaj gregmembroj, aŭ permesas ĝin en limigita kadro nur por malhelpi diri, ke ili ne agas konforme al siaj agitvortoj de soci-perfektigantoj.
Ni devas danki Hitler-on, kiu krude forĵetis la maskon, dum farizeoj subtenas esperanton kiel ŝnuro pendigiton. Per sia senhipokrita ago li montris, ke ni estas sur la rekta vojo, ke esp-o estas unu el la plej mirindaj iloj por la liberigo de Homo, kondiĉe ke oni ne lasu la plugilojn ekrusti apud la amboso, k ke oni ne nur surface gratu la grundon, sed ĝin profunde fosu por enterigi ĉiujn rubojn k montri sunvizaĝe la novajn findormintajn purajn tavolojn.
Indus-la-Maristo (18 515).
IDEALISTOJ aŭ REALISTOJ?
En la lasta n-o de « S-ulo » aperis artikolo de K-do N. B., enhavanta kelkajn interesajn, diskutindajn punktojn, kiuj meritas pluan pritrakton, speciale pro tio ke la opinioj de N. B. esprimitaj en tiu artikolo ne plene akordiĝas kun la bazprincipoj de SAT, tiaj kiaj ili esprimiĝas en « La Lab. Esperantismo » k « For la Neŭtralismon » de K-do Lanti. Kompreneble tio ne estas bedaŭrinda, ĉar aparte de la fakto, ke multaj el ni ne samopinias kun K-do Lanti, opini-diverso montras vivan kritikan pensadon, k « el la konflikto de l’opinioj elŝprucas la vero », kiel diras franca proverbo.
La kerno de l’opinidiferenco inter la nunaj lab. esp-istoj estas ilia diferenca akcentado al la idea k la utilisma flankoj de esp-o. Certe neniu povas nei, ke la plimulto el la nunaj esp-istoj instigiĝis de idealismaj motivoj, — ĉar tre malmultaj ĝis nun sukcesis tiri materiajn avantaĝojn el la lingvo, — male, ili devas oferi tempon k monon por ĝi. Sed same ĉiam okazis pri ajna teknika progresilo. Eĉ multaj el la nuntempaj maŝinoj, kiuj servas por riĉigi la kapitalistojn, estis komence ideoj en la kapo de iu inventisto, kiu por realigi sian ideon, sian malgrandan idealon pri pli perfekta maŝino, oferis tempon k monon, ofte ne pro tio ke li volis akiri profitojn, sed pro tio ke li sentis la bezonon krei ion pli bonan. Ofte li devis daŭrigi la penigan laboron sub kontinua mokado de l’ « praktikuloj », kiuj post kiam la nova elpensaĵo sukcesis, ĉiam pretis por sia propra profito forrabi de la inventisto la rezultojn de lia laboro. Tion oni povas konstati ĉe multaj meĥanikaj elpensaĵoj, tiaj kiaj la aŭtomobilo, aeroplano ktp. Kiom da sinofero, ne nur je tempo k mono, sed ankaŭ je homaj vivoj postulis la konkero de l’aero?
Kio okazis pri meĥanika progreso, ankaŭ okazis laŭ eĉ pli alta grado pri scien-
FRUKTOJ DE KORESPONDADO
Mia sovetia korespondanto, karega amiko, kies patro malaperis dum la civilmilito, batalante kontraŭ Denikin, ĉiam estis fervore sindonema al soveta reĝimo. Mi sciigis lin pri ĉiaj malbonfamoj rilate Sovetion de mi konataj. Ĉiam li reagis vigle, pravigante siajn regnestrojn, ofte trafe.
Malagrablaĵojn li travivis. Li estis kondamnita k enkarcerigita longtempe tute maljuste. Lia digna konduto havigis al li mildigojn nekonatajn en la franca punkodo. Lia sindonemo al la reĝimo eĉ minuton ne ŝanceliĝis.
Je la 19. okt. 1936 mi sendis al li poŝtkarton kun jena teksto:
Ambaŭ niaj registaroj estas kapitalistaj, ĉu ŝtata, ĉu privata, sed same premantaj al la popolo, tial ili ne povas subteni la hispanan proletaron, kies venko estus mortbato al kapitalismo. Ili pli malpli hipokrite subtenas Frankon. Stalin subtenas la hispanan demokration (ne la popolon) nur laŭgrade kiel savo de l’kapitalismo estos certigita. Oni diras, ke Stalin malsanas; li povas morti, li jam faris sufiĉan malbonon, perfidante la Oktobran revolucion.
Eble mi troigis. Mi ofendis grave mian korespondanton, kiu forstrekis min el siaj amikoj k tuj skribis (la 24.11.36):
S-ro Chavenon! Hodiaŭ mi ricevis vian ilustritan poŝtkarton, k mi tuj decidis respondi, kvankam mi ankoraŭ ne respondis vian leteron senditan de vi la 9-10-36; mi respondos ĝin pli malfrue.
Hodiaŭ do mi volas interparoli kun vi pri la enhavo de via poŝtkarto. Dum kelkaj jaroj de nia konatiĝo vi diris al mi, ke vi estas socialisto, sed laŭ la enhavo de viaj leteroj mi sentis, ke en vi estas tre malmulte da socialisto, k hodiaŭ finfine mi komprenis, ricevinte vian poŝtkarton, ke vi estas trockisto. Pardonu min, sed socialisto ne povis skribi tian abomenaĵon. Nur trockisto povas egaligi politikon de kapitalistaj landoj kun politiko de USSR. Nur trockisto povas kompari la laborist-kamparanan registaron de USSR kun registaro de faŝistaj landoj, de Hitler k Musolini.
Vi diras, ke Sovetio ne helpas al la hispana popolo; vi diras, ke por K-do Stalin ne estas utile ke venkos la hispanaj demokratoj. Vi diras, ke nia registaro helpas al Franko. Tiel diri povas nur trockisto aŭ blindulo, neniam legante iun ajn lab. gazeton, eĉ socialistan — k ĉiuj viaj vidpunktoj estas ĉerpitaj el kapitalistaj, faŝistaj gazetoj.
Se viaj socialistaj registaroj tute ne volas helpi la hispanan popolon, se viaj socialistoj fermas siajn okulojn por ne ekvidi, kiel faŝistoj pafmortigas la hispanan popolon, se via socialista registaro permesas al kanonfabrikantoj sendi armilojn al hispanaj faŝistoj, ĉi tio tute ne signifas, ke USSR nenion faras. Ĉi tio tute ne signifas, ke Sovetio helpas la hispanajn faŝistojn. Male, nur URSS helpas efektive al la hisp. popolo k jen estas pruvo:
En nia lando estas kolektita mono je sumo de 63 milionoj da rubloj por helpo al la hispana respubliko. Estas senditaj pluraj vaporŝipoj en Hispanion kun produktoj. Nur la sovet-registaro laŭte diris, ke la politiko de ne-interveno estas nur politiko de blokado kontraŭ la leĝa hisp. registaro. Kaj malgraŭ tio ke la londona komitato sabotadas ĉi tiun demandon (kvankam la franca registaro havas sian partoprenanton en ĉi tiu komitato), la sovet-registaro insiste postulas ŝanĝi tian blokad-politikon. Sed vi devas kompreni, ke dume la londona komitato ne diris, ke Germanio k Italio rompis la kontrakton. Ni ne povis sendi armilojn al la hisp. respubliko, ĉar ĉiuj landoj diros, ke USSR volas komenci militon, ke USSR rompas kontrakton ktp., sed ke Germanio k Italio estas anĝeloj.
Vi povas demandi, kial do USSR komence subtenis ĉi tiun kontrakton. Ni respondas: Sovetio volis subteni Francion, kiu timegas Germanion?! k elpensis ĉi tiun kontrakton, k se ĉiuj landoj plenumas la kontrakton, la civila milito en Hispanio estus jam finita.
Ankaŭ unu el niaj moralaj helpagoj estas telegramo de K-do Stalin al CK. de la hisp. kom. partio. Ĉu vi legis ĝin? Ĉu aliaj popolgvidantoj tiel kuraĝe diris al la hisp. popolo, ke ni estas kun ĝi? Francio tute rifuzis aĉeti en Hispanio fruktojn de l’rikolto el la jaro 1936, sed USSR aĉetis multe da fruktoj por subteni la hisp. respublikon.
Kaj vi diras, ke ni nenion faras. Vi tro malmulte legis laboristajn gazetojn. Legu pli ofte « L’Humanité », — tiam vi havos pli veran vidpunkton… Aŭ vi ŝanĝos vian vidpunkton k estos en la unua vico de l’batalantoj por paco, por libero, por demokratio, — aŭ vi restos en la vicoj de l’malamikoj. Sed mi ne esperas, ke vi ŝanĝos vian politikan konvinkon — laŭ via malamikeco al nia amata K-do Stalin mi povas konkludi, ke vi kun via kapo dronis en la malpura marĉo de l’trockismo; tial vi estas en la vicoj de l’faŝistoj, en vicoj de la malamikoj de paco.
Ni povas batali kune kun socialistoj, anarkistoj, eĉ katolikaj laboristoj por paco unuecfronte, sed kun trockistoj ni ne povas unuiĝi, k ĉiujn trockistojn ni devas pafmortigi kiel furiozajn hundojn.
(Subskribo) F…
Ŝajne mia amiko malkovris en mia poŝtkarto ion, kio tute forestas. Oftaĵo.
Nun mi demandas min k pensemulojn: Kio estas socialismo? Ĉu stalinaj bontrovoj? ĉu blinda kredo k fido al iu ajn papo? Aŭ ĉu, laŭ la 12-a artikolo de la nova sovetia konstitucio: « Al ĉiu laŭ lia laboro »?
Chavenon (17 228).
— pàgina 5 —
SENNACIULO 23
ca, arta k kultura progreso. La artisto, la verkisto kiu mortis senmone en ĉambraĉo k postmorte iĝis fama, estas legenda temo kiu iel similas la veron, k kiom da martiroj havas la scienco? Tiuj idealoj havas tamen individuisman formon; sed ofte okazis, ke multaj homoj batalantaj por komuna idealo kunigis siajn fortojn, k tiam ekestis movado ĉu religia, politika aŭ kultura.
La historio de ĉiu realigita idealo montras saman evoluon. Unue materia aŭ kultura bezono kiun multaj sentas, sed por kio nur malmulte da idealistoj pretas labori. Ili tamen laboras dum jardekoj spite ĉiujn malhelpilojn, ofte eĉ spite morton, ĝis fine la apatiuloj vidas ke la realigo de l’idealo portos al ili materian profiton. — Kaj tiam la idealo venkas. Kune kun ĝia venko la movado kiu subtenis ĝin, formortas, ĉar post la gajno de l’batalo la armeo ne plu necesas.
Dum la movado batalas por sia ekzisto, ekestas spirito de agrabla kamaradeco inter la anoj, k pro tio kelkaj anstataŭ batali por la realigo de l’idealo, batalas nur por la idealo. Subkonscie ili vere ne volas ke la ideo realiĝu, ĉar kun la realiĝo de l’idealo ĉi-lasta mem mortas, dum ĝi transformiĝas en realo. Jen klarigo por la sinteno de l’socialistoj en kelkaj landoj tuj post la milito, kiuj ne volis realigi la socialismon, kiam la oportuno sin prezentis. Ili preferis ĝin kiel idealon. Simile okazas en la esp. movado. Konatulo el la neŭtrala movado diris al mi antaŭ nelonge: « Estus iel domaĝe, se esp-o venkus, ĉar tiam lernus ĝin komercistoj k profitemuloj. Nuntempe ni estas kvazaŭ amika rondo. » Tiu vidpunkto estas komprenebla k eĉ pardoninda, sed ĉar ĝi malproksimigas nian celon, la universalan alprenon de esp-o, ni devas ĝin forjeti.
Se ni ankaŭ forgesas, ke tiu celo mem estas nur rimedo por realigi pli larĝan vastan celon, la forigon de ĉia ekspluatado, ni ankaŭ malhelpas al ĝi. Lanti prave skribis en « For la Neŭtr. », ke « Esp-o ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon. » Male al la avertoj de Lidia Zamenhof, tiom aprobe menciitaj de K-do N. B., kontraŭ la « tuja aplikado en ĉiuj fakoj de la moderna vivo », K-do Lanti titolis rubrikon en « For la N. » per la vortoj, « Esp-o tuj utilu », k en « La Lab. Esperantismo » li skribis: « Esp-o estas jam ĉiurilate elprovita k preta por ĝenerala enkonduko. » En la SAT-statuto oni povas legi, ke la asocio celas « utiligi praktike la internacian lingvon esp-o por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. » Plue en « La Lab. Esp-ismo » ni legas, ke « SAT-anoj estas ĉiam pretaj servi kiel tradukantoj k interpretantoj per esp-o. Ili aranĝas korespondadon de fabriko al fabriko, de metiejo al metiejo… »
Laŭ tio ni devas konkludi, ke ili faris PEK-laboron jarojn antaŭ ol la IPE-anoj pensis pri ĝi! Bedaŭrinde mi lernis esp-on nur depost la skismo k sekve ne povas juĝi el persona sperto, sed vere ŝajnas al mi, ke inter la diferenca akcentigo al la idea k praktika flankoj de esp-o fare de IPE k SAT estas, por uzi vortojn de Ŝekspir « Multe da ekscitiĝo pri nenio »! Mi tamen kulpigas al K-do N. B., ke li tro multe subtaksas la praktikan valoron de esp-o. La praktika k idea valoroj en esp-o ne estu kontraŭaj. Ili estu kompletigaj. Se ni ne povas konvinki la politikajn gvidistojn pri la idea valoro de esp-o, almenaŭ ni konvinku ilin pri ĝia praktika valoro; agnosko al ĝia idea valoro sekvos. Ni estu realistaj idealistoj!
Vilh. Makoli.
Dezirante organizi en 2 aŭ 3 urboj por esp. propagando montro-fenestron, mi estos dankema al ĉiuj, kiuj bonvolos sendi bildkartojn, gvidlistojn [?] esp-ajn k similajn propagandilojn. Mi certe respondos al interesaj sendaĵoj (escepte de poŝtmarko-komercistoj k filatelistoj).
E. Ducret (19.086), Au Devin 5, Vevey, Svisio.
LA JARLIBRO 1937 aperos en februaro kaj estos dissendata kun la februara numero (450) de SENNACIULO al ĉiuj membroj de la Asocio.
Iujn ajn anoncojn aŭ notojn sendu senprokraste, ĉar aliel ni ne plu povos konsideri ilin.
En nia movado
(Kroniko)
NEDERLANDO: Amsterdam. — La urba perantino, K-dino Bishoff-Oudenhoven, helpate de aliaj fervoraj SAT-anoj, organizis en la diversaj urbaj sekcioj de FLE paroladojn pri SAT, kiuj bone efikas, ĉar jam ĝis la unuaj tagoj de januaro la perantino povis anonci al la Administranto 40 novajn aliĝojn al nia Asocio. Estas videble, ke Amsterdamo faras seriozan strebon por klopodi ree grupigi la plej fortan SAT-Rondon en la mondo (post kiam Roterdamo lastjare sukcesis forpreni de ĝi la unuan lokon). Gratulinda fervoro, kiu meritas publikan laŭdon!
SVEDIO. — La Stokholma SAT-rondo elektis la 11-an de decembro, post unuanima aprobo de l’raportoj de peranto k reviziantoj por la jaro 1937, jenajn K-dojn: kiel peranton K-don Gustav Persson, Norrbackag. 70 L, Stockholm; kiel vicperanton K. Axelsson (18629); reviziantojn: R. Svensson (14565) k Mich. Stanger (19340). La nova Jarlibro montros plurajn urbojn en Svedio, en kiuj ĝis nun ne estis (aŭ ne plu estis) SAT-anoj.
Tra la Esperanta Gazetaro
NE KOLERU, INO!
En « La Socialisto » (n-o 4) -ino kritikas pri kelkaj eldiroj ĉe la manĉestra SAT-kongreso. Unue ŝi konfuzas la vortojn « sennacieca » k « sennaciista ». Ni ĉiam k ĉiam klarigis, ke SAT laŭ sia strukturo k pro sia lingvo estas sennacieca; dank’ al tio ĝiaj anoj ignoras, en siaj rilatoj plejeble la landlimojn k naciojn, al kio socialisto de ajna tendenco povas konsenti. Sed sennaciismo estas ismo, kiu postulas la forigon de la nacia sistemo k de l’naciaj lingvoj k apartaĵoj: tiun teorion neniu SAT-ano bezonas akcepti; ĝi ne estas statutaĵo, k ĝi nur estas propagandata de frakcio el SAT-anoj je ilia propra respondeco.
La sama -ino volas vidi en frazeto de K-do Chiland atakon al alirasanoj. K-do Ch. titolis « flava ŝtelisto » homon, kiu reproduktis k vendis senpermese en Ĉinio la « Plenan Vortaro »n por propra profito. La ideo ofendi alirasanon, pro lia haŭto, estis fremda al Ch. Li uzis « flava » en la metafora senco, kiun ĝi havas laŭ « P.V. » (p. 133) de « trompisto » aŭ « fuŝanto » (ekz. strikrompanton oni nomas flavulo). Sed –ino kredis trovi en tiu parolturno bonvenan pretekston por kalumnii SAT-on. Ino certe ne konas persone K-don Ch., aliel ŝi scius, ke li multe ŝatas satiran stilon, k li uzis la riproĉitajn vortojn pro humoro, ne pro naciismo! Sed ni ne tro miru pri la infanaĵoj de –ino. Ili ja aperis sub la rubriko « Por la Lernanto »! Kompatindaj lernantoj!
Pri iom malfruinta raporto
Ĉar « Literatura Mondo » (sept./okt.) aperis kun multa malfruo, la sprita raporto de G. Verda pri la Viena kongreso ankaŭ nur povis esti legata en decembro. Ĝi klare spegulas la mankon de vera esp-ista spirito k la ĝeneralan malplenon en tiu kongreso. Ni kontentiĝu citi kelkajn liniojn: « Ĝi (la solena malferma kunveno) postlasis nenian profundan impreson malgraŭ la tuta pompo. Mankis animo, mankis spirito, mankis entuziasmo. La amaso atendis, ke oni diros al ĝi, kio estas la Esperantismo, por kiuj celoj k idealoj ĝi devus batali. Ĉiam dum la solena malferma kunsido la esp-istoj repensas al la gloraj tagoj de nia movado, en kiuj la Majstro konkretigadis ĉiufoje sian k nian programon, stimulante la anaron por idea batalado. Iu povis al tiu programo ne konsenti, sed ĝi tamen estis programo. Hodiaŭ prez. Steiner parolis pri alia programo: pri la programo de l’ekskursoj, pri tiaj k aliaj biletoj ktp. Malsolena soleno. Bedaŭrinde… »
Sur alia paĝo ni trovas: « La kongreso en Vieno enhavis nur 2 laborkunsidojn (el kiuj la dua estis nur parodio de laborkunsido), sed 5 diservojn! »…
La kataluna registaro oficiale subtenas esp-on.
Almenaŭ ŝajnas, ke la sukceso de l’esp-lingva bulteno eldonata de CNT-FAI en Barcelono havis instigan influon je la kataluna estraro, kiu nun siaflanke komencis publikigi gazetkomunikojn en esp-o. La unua n-o estas datita de l’3. januaro. La korespond-adreso estas: Comissariat de Propaganda, 14 d’Abril 442, Barcelona (Esperanto-fako). Laŭ la lingv-uzo (landnomoj kun –ujo) ni kredas ĝuste konkludi, ke tiu bulteno estas redaktata de (eks) neŭtralaj esp-istoj.
Ekster nia movado
Dum decembro 1936 Lidja Zamenhof gvidis Cseh-kurson en la Jura Fakultato de Ljono (Francio) kun pli ol 100 gelernantoj; preskaŭ 500 p. ĉeestis la inaŭguron de l’kurso en la granda amfiteatro. La neŭtrala esp. klubo en Ljono havas nun preskaŭ 480 membrojn.
En Villeurbanne (antaŭurbo de Ljono) du kursoj en lernejoj estas sekvataj de 85 k 30 lernantoj. En Charpennes kurso kun 40 p.
La aŭstralia senato, dank’ al instigo de l’senatano Abbott, intencas proponi al la reĝo de Granda Britio kunvenigi konferencon, en kiu okazu interkonsento de la nacioj pri komuna universala lingvo. La aŭstraliaj esperantistoj profitis la okazon por superŝuti la proponinton per esperanta propagandmaterialo, pruvonta al li la jaman funkciadon de mondlingvo, nome esp-o.
La ĉeĥa komponisto Müller estas verkanta kantaton kun solkantoj, ĥorkantoj k orkestra muziko laŭ versoj de Zamenhof. Tiu ĉi verko
La Revolucio eksplodos en aliaj landoj — se ne, ni pereos. LENIN (1921).
— pàgina 6 —
24 SENNACIULO
estos prezentata okaze de la Varsovia esp.kongreso.
Honore al la 9-a Brazila Esp. Kongreso aperis poŝtmarko simboliganta la celon de esp.-o. La valoro estas 200 rejsoj. La kongreso okazis meze de novembro en Riodeĵanero sub patronado de l’prezidanto de Brazilio. Preskaŭ 200 esp-istoj partoprenis ĝin; la kunsidoj okazis en la Ministrejo por eksterlandaj aferoj. La ferman kunsidon prezidis la kanceliero, d-ro de Macedo Soares.
La prezidanto de la franca respubliko, A. Lebrun, akceptis la patronadon super la Internacia Konferenco « Esperanto en la Moderna Vivo », kiu okazos venontmaje en Parizo. Jam ok ministroj de l’nuna registaro eniris la honorkomitaton de tiu konferenco.
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
L. E. THOMSON: MULTE PLI DA AMO. Komedio en tri aktoj. Eld.: Literatura Mondo, Budapest. Form. 19 × 13 cm. 32 p. Prezo: 0.50 sv. fk.
Tre amuza farso, en kiu la Cseh-metodo okupas gloran lokon. Oni povas ricevi la prezentorajton per aĉeto de l’ok por la prezento bezonataj ekzempleroj (kiuj kostas 3 sv. frk. afrankite). La lingvo estas flua, la dialogo tre vigla.
MARISTA RAKONTO. Kanto kun piano; laŭ angla teksto reverkita de F. W. Buenting. Eld. Esperantista Reprezentantaro Brusela, 77, Nieuwenhovestr., Bruselo. Prezo: 3 belg. fk.
Estas rekomendinde eldoni k propagande utiligi tiajn muzikaĵojn okaze de societaj vesperoj. La teksto estas tre sensignifa, stulteta, la muziko agrabla. Ĝi plaĉos en distraj horoj.
ĈEĤOSLOVAKIO. Grotoj de la Klubo de ĉeĥoslovakaj turistoj Domica, Jasov k Bielska. Bele ilustrita faldprospekto, senpage ricevebla ĉe: Klub čs. turistu, Praha.
ŜLOSILO EN ĈEĤA LINGVO. Kvina eldono. Nova normigita aranĝo. 32 p. Eld. Esp. Asocio en Ĉeĥoslovakio. Prezo: 1 kč. Por 1 resp. kup. 2 ekz-ojn sendas Esp. As. en ČSR, Praha 47.
ŜLOSILO EN SLOVAKA LINGVO. Dua normigita eld. 32 p. Sama prezo k eldonisto kiel por la antaŭe nomita eldono.
ESPERANTO-KALENDARO 1937. Eldonita de F.L.E. (Postbus 0.50 [?]) Amsterdam. Kun bonaj sentencoj, vortoj de Zamenhof k de K-do Lanti, notoj pri klasbatalo k klasbatalantoj, varbado por SAT ktp. Sur bela papero. Ĉiusemajne unu folio. Prezo: 0.50 guld.
[REKLAMO p.6] La lastaperinta duobla numero de HEREZULO meritas ĉies atenton pro sia ege interesa enhavo. Ĝi estas verkita laŭ maniero, kiu igas ĝin leginda por ĉiuj K-doj, ankaŭ tiuj, kiuj ne havas speciale favoran inklinon al Sennaciismo. Sur 28 paĝoj HEREZULO prezentas multegan materialon, precipe tiaspecan, kiu pro sia troa tendenceco ne povus presiĝi en la SAT-gazetoj. Prezo de la kajero: 2 fr. fr. Havebla ĉe: R. Roberts, 1 Caister Ave, Whitefield, Manchester, Anglio (aŭ ĉe SAT.).
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.
BELGIO. Juna belga K-do dez. koresp. kun eksterl. K-doj, pri ĉiuj temoj. Nepre respondos. Adreso: J. Parmentier, 2, rue des Tisserands, Braine-l’Alleud.
Kelkaj K-doj dez. kor. pĉt. k interŝ. Pl k PM. Respondo certa. F. Somville, Cité Doublet, 71, Quaregnon (Hainaut).
BULGARIO. Esperantisto St-Lambov, str. L. Karavelov 8, Sliven, dez. kor. kĉl.
ĈEĤOSLOVAKIO. K-do K. Jansky dez. kor. kun Gek-doj pri div. temoj. Adr.: Kotlarska, 2, Brno.
FRANCIO. Dek kvin gelernantoj el la Grupo dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. Resp. garantiata. Laborista Esperantista Grupo, 2, rue Drouin, Nancy (M. et M.)
JUGOSLAVIO. Kolektiva korespondado.. 40 vizitantoj de porkomenc. esp. kurso dez. kolekt. koresp-adon kun Gek-doj ĉl. pĉt. Certa resp. Adr.: Lab. Esperanta Societo, Haulikova ul. 10, Zagreb (por kurso de K-do Burija).
NEDERLANDO. Letervespero. La 12-an de febr. la Lab. Esp. Klubo « Fajrero » aranĝos letervesperon. Sendu multnombre, ĉar ĉion ni respondos. Adreso: K-do E. M. Harland, Pioenhof, 14, Leiden.
Juna metiisto, 25-jara, dez. korespondi kun belga aŭ nederlanda fraŭlino por poste edziĝi. Skribu al: J. Sterken, Vorstenstr. 60, Heerlen.
Mi volas korespondi kun Gek-doj el ĉiuj landoj. Nepre respondos. Adr.: Karel Ludenhoff, Spaarndammerstr. 116. II, Amsterdam/C.
K-do J. A. Margaroli, Czaar-Peterstr. 23, Maastricht, dez. interŝ. L, Pl k PM kun Gek-doj ĉl. Nepre resp.
Du K-doj SAT-anoj dez. kor. pĉt kun K-doj el la tuta mondo. Skribu al Kees Bessels, Meelweg 16, Apeldoorn. Ni certe resp.
Kelkaj K-doj dez. kor. kĉl, pĉt. Nepre garantias respondon. Adreso: Johano Kuiterman, Bargermeer, Emmen.
Esp. Grupo deziras korespondi kun komencantoj k progresantoj eksterlandaj. Skribu al: Jan Hering Jr., Berkenlaan 16, Halfweg (N.H.).
SVEDIO. Svedo deziras kor. kun Gek-doj ĉiulandaj pri pol., paco k kulturo. Adr.: Henrik Karlsson, Björkelund, Björkhult.
SOVETIO. Esperantistoj de Kramatorsk tre deziras korespondi kun esp-istoj el ĉiuj landoj pri vivmaniero, viv- k laborkondiĉoj, pri sindikata laboro. Ni dez. interŝ. gaz., jurn., fotojn, PM, esp. librojn, afiŝojn, Pl ktp. Skribu multnombre. Ni respondos tuj. Adreso: Krujok Esperanto, Dvorec Kultury im. Lenina, Kramatorsk.
MEMORNOTO
REPRESIS EL « S-ULO: Travail, Verviers, 15.12.
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 10.12., 25.12. (specialn-o kun esp. paĝo), 7.1. Svenska Typograf. Tidn, 7.11., 12.12. (kurso.) Travail, Verviers, 15.12. (pri SAT).
Radio-Programo
Hilversum (VARA), 1875 m, proks. je la 16.30 h. MET, daŭro: 20 min., je 6. febr. K-do Vrees pri F.L.E. en 1936; 20 febr. kantos k muzikos « la trubaduroj el Gojlando ».
LA LABORISTA ESP. KLUBO DE TROLLHATTAN aranĝos letervesperon komence de marto 1937. Tiam ni atendas leterojn k PK de Gek-doj en la tuta mondo. Respondo garantiata. Adresu: K-do Sven Larsson, Oskarsberg 3, Trollhättan, 2, Svedio.
Prizorganto de esp. rubriko en diversaj lokaj gazetoj petas ĉiujn interesiĝantojn sendi al li senpage kiom eble plej multe da interesa esp. materialo por traduki k presigi J. B. Pak, Talmastraat 54. Rotterdam. Nederlando.
Voko al Esperantisto izola
CENTOVAL
Kvankam vi estas esperantisto ununura,
vivanta en soleca vilaĝo,
ĉiam energie propagandu vi per nia lingvo pura,
ĝin konsiderante porpaca mesaĝo!
Kaj se eĉ plej modesta estas via laboro,
kvazaŭ de radeto en ega radaro,
ĉiam memortenu! ĝi estas helpo de granda valoro
en la kunigo de tutmonda frataro.
Ekzistas ja neniu idealo pli alta, pli bela,
ol interfratigo de la homaro!
El unuopuloj fariĝu per laboremo verdstela,
unu grandega samideanaro!
[REKLAMO p.6] La plena vortaro de esperanto eldonita de SAT (Dua revizita eldono) prezentas tiom da avantaĝoj al la serioza, studema esperantisto ke ĝi post nelonga uzo ŝajnas al li jam ne-malhavebla. 512 pĝ. dense kompostitaj. Formato 14.5 × 20 cm. Prezo de l’plentole bindita libro: 60.— fr. fr. plus registrita afranko. Escepta prezo por SAT-anoj (unuopa ekz-o): 54. fr. afrankite. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.
[REKLAMO p.6] Kontraŭ la tiranoj, kontraŭ la diktatoraj reĝimoj direktas sin en meditiga k enhavoplena parolado K-do LANTI La parolado farita en 1934, aperis en formo de broŝuro sub titolo ABSOLUTISMO 16 paĝoj. Formato 15,5 × 23,5 cm. Prezo: 1.— fr. fr. Ĉe SAT.
Unu el la ĉefaj celoj de SAT estas INTERKOMPRENIĜO de ĉiulandanoj. Koni la eksterajn faktojn, ekz. pri la vivkondiĉoj de l’laboristoj, ne sufiĉas. Necesas informiĝi pri la sentoj, spiritostato, pri reciprokaj opinioj. Tial rakontu viajn vojaĝimpresojn k vivospertaĵojn; priskribu la malsamon de la moroj. Esprimu tute sincere vian penson! Kunlaboru al la komuna kreaĵo!
Núm. 450, 25 de febrer de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 450. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. FEBRUARO 1937
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189. S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986. Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153. Wien n-o D-109 068. Zagreb n-o 41 448. Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
La starigo de SAT-korespondoficejo
Jam de longaj jaroj, eĉ de la ekzisto de nia movado, — oni povas diri sen troigo —, eĥas en niaj oreloj la plendoj pri malbone funkcianta interkorespondado. Tiaj plendoj cetere ne nur trafas la redaktoron de l’SAT-organoj, sed same ankaŭ aliajn gazetojn, kiuj havas konstantan korespond-rubrikon. Oni provis jam, per diversaj rimedoj kiel ekz. « nigraj listoj » kun la nomoj de l’kulpuloj, forigi tiujn mankojn, garantii pli bonan funkciadon de la interkoresponda servo. Tamen neniu rimedo liveris vere kontentigan rezulton.
Estas tamen necese trovi pozitivan rimedon, kiu plibonigus la korespondlaboron k levus ĝin sur pli altan nivelon. Ni do pristudis serioze kun la K-do, kiu ofertis siajn laboremon k kapablon, sian sperton sur tiu kampo, la eblojn pli laŭcele organizi la korespondservon inter individuoj.
Ni konas la malfacilaĵojn, kiujn ni devas alfronti. Ili kuŝas precipe en tiu fakto, ke nia movado ne egalpaŝe disvolviĝis en la diversaj landoj. En iuj landoj estas troo da korespondemuloj (ekz. en Nederlando) kompare kun la korespond-ofertoj el aliaj landoj. Ni scias, ke estas ege malfacile havigi ĉiam la deziratan korespondanton, k precipe, havigi tian en ekstereŭropaj regionoj.
Tamen ni volas entrepreni la starigon de la korespond-oficejo, kun celo interligi kiel eble plej kontentige la korespondemajn Gek-dojn, tiujn, kiuj sincere deziras korespondi kun alilandaj gelaboristoj esperantistaj k serĉadas unu la alian ne posedante la interligilon, kiu kontaktigu ilin.
SAT zorgos de nun pri la individua interligo, dank’ al la sindispono de ĝia komisiito, SAT-ano n-ro 19.507, kies kompleta adreso estas jena:
K-do J. LENORMAND, Rue Jules-Ferry, VITRY-aux-LOGES (Loiret), Francio.
Al tiu K-do ĉiu laborista esperantist(in)o deziranta korespondi kun alilanda K-d(in)o bonvolu sendi:
- du respond-kuponojn;
- la sekvantan slipon (aŭ skribaĵon aranĝitan laŭ la sama modelo, por faciligi la laboron de l’Peranto!), kiun oni plenigu:
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Slipo N° …… SAT-KORESPONDOFICEJO Nomo ………….. Antaŭnomo ……………… Aĝo ……………… Metio …………………….. Adreso ………………………………………… deziras korespondadi kun …… ĝis …… jara Kamarado aŭ Kamaradino (forstreku la senutilan) kies metio estas, laŭeble ………………….., aŭ ………… . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
(Bonvole indiku ankaŭ, ĉu vi estas membro de SAT? Ĉu abonanto al « Senn. Revuo »?)
K-do Lenormand, ricevinte la slipon, kiel eble plej rapide interrilatigos la petantojn.
***
La deziro je interkontaktiĝo inter la lab. esperantistoj estas multe pli granda, ol oni iafoje volas konsideri. En la SAT-administrejo ni spertas tion pli forte eble, ol la K-daro en la mondo. Tio montriĝas ja ne nur en la emo koresponde interligiĝi, sed ankaŭ en la deziro ricevadi niajn gazetojn.
Ni ne bezonas insisti pri la fakto, ke ankoraŭ hodiaŭ iuj K-doj loĝantaj en faŝistaj landoj akceptas la riskojn k eltrovas ĉiujn eblajn rimedojn por havigi al si, malgraŭ ĉio, la SAT-eldonaĵojn.
Ni spertas ion similan denove hodiaŭ rilate Hispanion en militostato. Malfeliĉe, ni devas escepti parton el niaj tieaj K-doj nome tiujn, kiuj loĝas en Zaragozo, Logrono, aŭ alie sur faŝiste okupita teritorio. Sed, kio koncernas la ceterajn, — ili skribis al ni tre multnombre, malgraŭ la nuna eksterordinara vivo, spite la penigajn kondiĉojn, por peti daŭrigon de sia membreco, de siaj abonoj. Ili esprimis siajn timojn, siajn bedaŭrosentojn, konstatante, ke transpago de kotizomono el Hispanio ne eblas en la nuna tempo; ili montris tiel sian senton de fidelo k ligiteco al sia asocio k al ties anoj eksterhispaniaj. Feliĉe, pro aranĝo kun « Popola Fronto », tamen estas eble ankaŭ plue priservi la hispaniajn Gek-dojn, kiuj deziras k havas la eblon ricevi niajn organojn (1).
Tiu nova sperto plifirmigas nin en la konvinko, ke ni ne laboras vane sur la sennacieca bazo k ne vane kulturas sennaciecan spiritostaton. Kaj se en la nuna tempo SAT devas apogi sin esence nur sur la anaro el kelkaj landoj kun demokratia regsistemo tio ja ne signifas, ke ĉiam tiuj samaj landoj restos la ĉefaj, preskaŭ solaj kolonoj de la konstruo.
Jam depost dek sep jaroj de SAT-vivo multaj ŝanĝoj okazis. Dum longa tempo Germanio estis la ĉefa kolono por la SAT-konstruo, en iuj jaroj Sovetio akiris la unuan lokon. Hodiaŭ Nederlando marŝas ĉe la pinto. Eble morgaŭ estos Hispanio aŭ Meksikio. Ĝuste en tio kuŝas la grava signifo de nia tutmonda organizo. Nia evoluo ne estas ligita al iu difinita teritorio. Influate, sed ne vivnecese dependante de la politikaj transformiĝoj en la diversaj ŝtatoj, SAT trapasas la alternajn periodojn de la historio, ĉar ĝi havas plenan movliberon dank’ al sia universaleco. Ĝi eltenis jam multajn gravajn batojn, el kiuj sendube la plej grava estis la fermo de l’sovetia teritorio antaŭ ĝiaj eldonaĵoj. Ĝi transvivis ankaŭ la forpeliĝon el Germanio, en 1933, kvankam tie ĝi havis tre kompaktan reton da anoj, krome la administran centron. En ĝia sennacieco kuŝas ĝia movlibero.
La sennacieca kultura programo de SAT ne estas io preta, io fiksita jam en formuloj aŭ reguloj, sed ĝi konturiĝas iom post iom pli konkrete tra la spertoplenaj jaroj. Ĉi tiu spirito estas ĝismorta malamiko de l’ortodokso. Ĝi estas la ofendanto al tiuj, kiuj opinias aŭ ŝajnigas opinii posedi la veran veron, ĉu ili nomas sin kristanoj aŭ islamanoj, faŝistoj aŭ komunistoj.
(1) Delikata tasko atendas niajn K-dojn el Hispanio en la espereble baldaŭa post-civilmilita periodo; tio estas la konstruado de nova socio ekonomie k kulture pli perfekta, pli proksima al la socialisma idealo. Ĉar pri tio ja certe temas, estimataj K-doj de la « Popola Fronto », k ne estu kovrata tiu celo sub nebulaj frazoj pri « konservo de l’sendependeco de la lando ».
POLIAJ K-DOJ nenion plu transpagu al la adreso de la indikita landa peranto, kiu estis devigita subite ellandiĝi. Pagu rekte per mandato aŭ atendu indikon de nova adreso!
— pàgina 2 —
26 — SENNACIULO
[BILDO p.2 | 7,7,37,28] Afiŝo de la 17-a SAT-kongreso: granda stelo kun la surskribo «SAT», ponto de Roterdamo kaj tri profiloj de laboristoj; vertikale maldekstre la vorto «ESPERANTO».
17a KONGRESO DE SAT 1-7 AŬGUSTO 1937 EN ROTERDAMO NEDERLANDO
Adreso de la OKK: por mono: K-do A.v.d. Pols, Hortensiastraat 17a — Rotterdam Zuid. Poŝtĝiro Nro: 275837.
Por ĉio alia: K-do C. van Essen-Westerbeekstraat 57, Rotterdam Zuid.
2a Komuniko
LOĜEJO: Ĉiu aliĝanto, kiu deziras ke la OKK zorgu pri loĝejo, nepre sciigu tion sur la aliĝilo. Se oni ne mencias ion, ni konkludas, ke ni ne bezonas aranĝi loĝadon por la aliĝinto.
Atentu: Se oni deziras loĝi en hotelo, oni indiku sub «Rimarkoj»: «HOTELO».
Se oni deziras loĝi ĉe Gek-doj k por la manĝaĵo povas pagi malgrandan sumon (maksimume 5 guldenojn por la tuta semajno), oni indiku: « Ĉe Gek-doj, kompense ». Se oni tute ne povas elspezi iom por la loĝado oni menciu nur: « SENPAGE ».
Se oni kunprenos tendon k deziras tendumi, oni menciu: « TENDO ».
SKRIBU KLARE K LEGEBLE!!!
GLUMARKO: La OKK presigis glumarkon laŭ desegno de K-do A. Langenberg (dukolora). Prezo: po 25 cendoj por 100 ekzempleroj.
Mendu ĉe la kasisto. Faru propagandon!!
TENDUMO: La OKK klopodas trovi taŭgan terenon por tendumi. Nepre sciigu sur via aliĝilo, se vi venos kun tendo.
FRAKCIAJ KUNVENOJ: Nepre sciigu, se vi deziras specialan frakcian aŭ fakan kunsidon.
VOJAĜOJ: Ni klopodos akiri reduktojn je la fervojaj tarifoj.
POR NEDERLANDANOJ: Por ebligi al la senlaboruloj la aranĝon de biciklaj karavanoj, ni petos STAMPLIBERIGON dum unu semajno. Al la direkcioj de Nederl. Fervojoj k P.T.T. ni petos favoran libertempon por kongresanoj.
En la marta « S-ulo » aperos komunikoj pri salono k programo.
MENDU LA GLUMARKON!! ALIĜU FRUTEMPE!!
Por la O.K.K.: C. van Essen, sekretario.
UNUA LISTO DE ALIĜINTOJ
- K-do A. Riswick, Rotterdam; 2-3. Gek-doj J. k H. Martinez, Solliès-Pont, Francio; 4. K-do J. Maunoury, Amsterdam; 5. J. Piron, Paris; 6-7. Gek-doj L. k S. Glodeau, Montreuil-sous-Bois, Francio; 8. K-do N. Bartelmes, Paris; 9. L. Banmer, Paris; 10. E. Baro, Paris; 11. J. Chiland, Paris; 12. K. Osterholm, Malmö; Svedio; 13. L. de Haan, Hillegersberg, Nederl.; 14. N. D. v. Biezen, Rotterdam.
Esperanto k aliaj Lingvoj
Sub la kapitalisma sistemo, lingvoj, same kiel varoj, tendencas konkurenci inter si. Tio ĉi okazas eĉ ĉe diversaj internaciaj lingvosolvaĵoj kiuj de tempo al tempo ekmontras sin, faras grandan bruon, ekdormas k finfine — malaperas.
De la jaro 1880 ĝis 1907, kvindek tri tiaj entreprenoj montriĝis, sed neniu el ili estas aŭ akceptita aŭ prikonsideretita oficiale (inkluzive de esperanto). La fakto estas ke tiu ĉi estas la « vagula lingvo » inter la aliaj, k vaguloj iaspecaj neniam spertas « glatan vojon ».
La plej potenca nacio emas trudi la propran lingvon al kie ajn ĝi havas komercajn interrilatojn. La brita imperio regas proksimume 30 elcentojn de la tuta terglobo, 200 milionoj da homoj ĉiutage uzas la anglan lingvon, t.e. dekono el la tuta homaro. Eble nun ni povas pli bone kompreni, kial la anglo ne ofte ĝenas sin pri lingvoj. La angla lingvo « serpentumas » tra la tuta mondo, k pro tio estas multe pli universala ol iu alia lingvo. Tiu ĉi fakto faras la propagandlaboron en Britio pli malfacila ol multe da K-doj kredas. Tamen, la angla lingvo ne estas la plej uzata, ĉar la ĉina lingvo estas parolata de tricent milionoj da homoj. Sed pro la fakto, ke ĝi estas pli surloka ol disvastigita, ĝi ne estas tiom konkura kiom la angla, kontraŭ la esperanta lingvo. Ĉar la konkurforto ne dependas de la kvanto da parolantoj, sed de la rolo politika k ekonomia ludata de la lingvo, ktp.
Antaŭ jarcento la franca lingvo estis la klerula lingvo, iom poste Germanio, pro kulturaj k sciencaj aferoj, surprenis tiun rolon, sed ŝajne la mondmilito tre akcelis la anglan ĝis la nuna nivelo, kiun ĝi atingis, nivelo sufiĉe alta k bazo sufiĉe ampleksa por instigi naciemulojn fanfaroni pri ĝia taŭgeco kiel mondlingvo.
Malgraŭ ĉio ĉi, la subtenantoj de la « anglalango » tute fuŝkomprenas la lingvoproblemon, kiun ili priparolas tre mallarĝvide. Por ke mi malkuraĝigu tiun « mallarĝvidecon », antaŭ ol mi flankenmetas la plumon, jen kelkaj ciferoj, kiuj parolas pli elokvente ol mi kapablas verki pri la temo: —
- La rusa lingvo parolata de 115 milionoj da homoj.
- La germana lingvo parolata de 80 milionoj da homoj.
- La hispana lingvo parolata de 65 milionoj da homoj.
- La franca lingvo parolata de 45 milionoj da homoj.
- La itala lingvo parolata de 41 milionoj da homoj.
- La portugala lingvo parolata de 36 milionoj da homoj.
Tial, mia adiaŭa konsilo estas: Ni subtenadu esperanton.
S-to OKO (SATEB-ano angla).
Red. Noto. — Ni volas kompletigi ĉisupran artikoleton per jena informo pri lingva imperiismo, kiun ni ĉerpas el « La Eksterulo » (L’En dehors): « Oni scias, ke Svisio estas trilingva lando, kie oni parolas oficiale la germanan francan k italan lingvon; la laste nomita estas tiu de l’Tiĉina kantono. Nu, la tiĉinaj estraroj ne plu volas toleri aliajn ŝildojn ol itallingvajn. La surskriboj en fremda lingvo estas permesataj nur en pli malgrandaj literoj k post tiuj en itala; ili estas impostataj per speciala imposto. Kia aplombo tamen, dekreti en svisa kantono, ke la germana aŭ la franca (aŭ eĉ la romanĉa) estas fremdaj lingvoj! Tamen, la koncernaj estraroj tre bone konscias pri la grava influo, kiun havas lingvo sur la tutan socian vivon… »
Fruktoj de Korespondado
HISPANA LETERO
(Ekstrakto de letero sendita al angla SATEB-ano, kiun ĉi lasta afable disponigis al ni; la poŝtostampo montras la 8-an de decembro, sed la letero atingis Londonon nur la 25-an de januaro.)
« … La vivo en la milico ne lasis al mi ĝis nun multan tempon, k tial mi ne povis skribi. Ni konstante moviĝis de unu loko al alia. Sed nun laŭŝajne ni fikse restos ĉi tie por ioma tempo. Nia korpuso estas speciala por funkcii sur la montoj (speco de Alpa bataliono); sed nun ni deĵoras apud la maro, tial ke faŝistoj daŭre minacas per elŝipiĝo sur niaj marbordoj. Preskaŭ neniam mi legas aktualajn ĵurnalojn. Freŝajn novaĵojn pri nia milito tutcerte vi kaptas pli akurate ol mi. La faŝistoj tre rapide alproksimiĝis Madridon, sed ĝis nun ili fiaskis en sia plurafoja provo enpenetri la urbon. Dum pli ol monato ili verŝas kontraŭ la revolucia ĉefurbo siajn plej bonajn trupojn. Vane ili uzas ĉiujn terurigajn rimedojn. Vane ili bombadas laboristajn kvartalojn kun la nura celo murdi sendefendajn infanojn k virinojn. Vane ili vandale detruas muzeojn k hospitalojn. Ili mem sin kondamnas antaŭ la historio. Sed en Madridon ili ne penetros, ĉar Madridon defendas ne nur hispanaj proletoj, sed la tutmonda proletaro, tutmonda civilizita homaro: ĉar Madrido nunmomente estas ne nur la hispana ĉefurbo, sed la ĉefurbo de l’kontraŭfaŝista mondo.
Al nia fina venko ni havas grandan konfidon. Nia batalo estos longa, kruela k doloriga — pri tio ni ĉiuj estas konvinkitaj, — sed ni iros ĝis la fino… (Barcelonano) ».
HUNGARA LETERO
(Ekstrakto de letero sendita al la sama K-do supre menciita.)
« … Niaj gazetoj skribas kontraŭ la hispana popolfronta registaro. Tio estas ilia pano, ĉar alimaniere ili ne ricevus subvencion. Nia laborista ĵurnalo « Popolvoĉo » ne ricevas subvencion de la ŝtato k tial ĝi skribas la veron. Kelkfoje la registaro konfiskigis ĉiujn ekzemplerojn porvendajn; nur la abonantoj tiam povis ricevi la gazeton. Antaŭ nelonge mi legis en fiĵurnalo, inter aliaj mensogoj, ke en Sovetio la homoj manĝas unu la alian…
Hungario estas agrikultura lando, ta-
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 27
men ĝia situacio estas malbona, k mi imagas, kiel en Germanio, kiu estas industria ŝtato, oni tre malfacile povas vivi. Ĉi tie ĉiu nutraĵo plikariĝis. Unu kilogramo da pano kostas 0.40 pengon, k oni ricevas horsalajron de 0.20, 0.30 ĝis 0.50 pengo… (Ludoviko).
La J. G. S.(1) a movado en Belgio
Naciskale funkcias tutlanda komitato, kiu konsistas el delegitoj el la tuta lando. Flanke de tiu komitato estras potenca konsilant-komitato el sep anoj de la Nacia Komitato. Ĝi devas plenumi la administrajn laborojn de la FN.J.G.S (Nacia federacio).
Por ĉiu el la specialaj fakoj: antaŭ-JGS, infanoj, virinoj k soldatoj, ekzistas nacia komisiono. Ĉiu el la gvidantoj de tiuj movadoj havas la respondecon pri la bona funkciado de tiuj organismoj. Tiuj gvidantoj estas elektataj de la JGS-anoj kiuj prezentas dufoje ĉiujare la delegitojn de ili elektitajn.
La J.GS-a movado grupigas la infanojn, la virinojn, gimnastikistojn ktp, ĉar ĝi laboras ne nur sur la idea kampo, sed ankaŭ sur la fizika, morala, intelekta k politika kampoj.
Ĉe la infanoj, krom la dancoj, kantoj k aliaj amuzaĵoj, la T.O. (laborista turismo) organizas ofte ekskursojn, kiuj faciligas pli bonan fratecon en socialista medio. La organizado de l’infanoj havas por ni gravan signifon, ĉar tiuj infanoj fariĝos (post kelkaj jaroj) niaj plej bonaj jungvardianoj.
La virina JGS-a movado celas fizikan, moralan k intelektan edukadon de la virinoj. Ĝi celas ankaŭ malaperigi tiun antaŭjuĝon regantan pri la fizika k intelekta malsupereco virina, kiun la kapitalisma socio de ĉiam daŭrigas. Ĝi volas klarigi la gravan rolon de la virino en la nuna socio.
Ĉe la viroj, la JGS-a movado celas la intelektan, fizikan moralan k ĉefe socialistan edukadon de la anoj per legado, paroladoj, kursoj, kunvenoj ktp. Inter la soldatoj ni senlace laboras, por penetrigi niajn socialistajn ideojn ĉe ili; la lastjaraj strikoj nin konvinkis, ke tiu laboro vere efektiviĝas k iĝas pli k pli fruktedona.
Jen la nombro de niaj anoj, de 1930-1935:
Jaro 1930 ………….. 7897 anoj. » 1931 ………….. 9436 » » 1932 ………….. 13900 » » 1933 ………….. 25000 » » 1934 ………….. 25400 » » 1935 ………….. 25000 »
Vidu, kiom ni marŝis ĝis la jaro 1933, « ĉiam antaŭen »! Sed tiam aperis la malbelega spektro de la krizo, kiu tre malfaciligis nian laboron. Ni tamen vigle daŭrigas nian propagandon k esperas, por uzi vortojn de d-ro Zamenhof, — ke
« Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro. »
F. Somville (18949).
(1 Jungvardioj Socialistaj
Kun tiu ĉi n-o la membroj de SAT ricevas la JARLIBRON por 1937.
ĈE LA LABORISTAJ ESPERANTO-ASOCIOJ
GENTO
La 22a Kongreso de F.L.E. (1) okazos paskon en Gento. Al multaj inter vi, eble eĉ al la plej granda parto, nur la nomo « GENT » estas konata. Tamen nia bela urbo valoras esti konata de ĉiuj. Ni estas certaj, ke multaj kongresontoj, kiuj ĝis nun nur aŭdis pri Gento, miregos pri la trezoroj gardataj inter ĝiaj muroj. Tiuj, kiuj komprenas k estimas la belon de la konstruoj, eĉ bedaŭros ke ili devos forlasi la urbon.
Fondita ĉe la kunfluo de la riveroj Lajo k Skeldo, Gento estas industria k komerca centro; la logika rezulto estas, ke la plej granda parto de la enloĝantoj (proksimume 220.000) estas laboristoj. La historio de la urbo datiĝas de antaŭ centoj da jaroj, k ĉiam la Gentanoj batalis por libero k rajto. La gildoj estis en tiu tempo por la mastroj, kio estas la nunaj laboristaj federacioj, por la laboristaro. Ili faris la potencon k la prosperon de la urbo. Pri tio atestas la belegaj domoj, kiujn oni konstruis por ĉiu gildo k kiuj staras en la mezo de la urbo laŭlonge de la riveroj Lajo k Livo; ankaŭ la Belfredo atestas tion k la admirinde bela St. Veerle-placo kun la impona Grafa kastelo.
Ni esperas, ke multaj kongresontoj trafos nian urbon, ne sole por viziti ĝin, sed, k tio estas la ĉefafero, por kunlabori por nia idealo, por ke la tuta homaro pere de laboro k pere de tutmonda frateco iru al la lumo.
Sekretariino de O.K.K.: Corry De Cock, Scheepslosserstraat, 21, Gent (Belgio).
(1) Federacio de Lab. Esperantistoj en Nederlandlingvio.
JARRAPORTO DE S.A.T.E.B.
SATEB (SAT en Britio) aperigis sian jarraporton por 1936, kiu estos pritraktata la 28-an de marto ĉe la Jarkunveno de SATEB en Londono. La Centra Komitato de SATEB funkciis en Manĉestro k laboris regule, malgraŭ la preparlaboroj kiujn necesigis la 16-a SAT-kongreso. Stariĝis grupo en Liverpulo post vizito de la sekretario. Estis eldonataj pluraj miloj da flugfolioj, ankaŭ kvanto da leterpapero por la uzo de l’grupsekretarioj. Multaj grupoj ŝajne trovas malfacilaĵojn en sia laboro; nur la londona manĉestra k lidza grupoj laboris vere kontentige. La eldonkvanto de « Lab. Esperantisto » oscilis inter 300 k 500 ekz-oj, el kiuj preskaŭ ĉiu ekz-o disponiĝis. La membraro kreskis de 83 (en 1935) al 113 anoj.
[REKLAMO p.3] Interesan, informoplenan materialon entenas la februara kajero de Sennacieca Revuo. Raportoj el multaj landoj. Literatura Parto. Scienco. Kritiko, ktp. 16 paĝoj. Ilustrita. Unuopa kajero: 2.25 fr. fr. SAT, 67, aven. Gambetta, Paris 20.
[REKLAMO p.3] Altvalorajn sociologiajn studojn k filozofiajn konsiderojn vi trovas en la kolekto el artikoloj, kunigitaj en volumo. Vortoj de K-do Lanti 192 pĝ. Form. 13 × 19. Prezo: 10.80 fr.fr. SAT-eldono.
Tra la Esperanta Gazetaro
ESP. GAZETOJ PRI HISPANIO
En Svenska Arbetar Esperantisten (januaro) ni trovas adiaŭan leteron de l’juna hispana K-do J. Estan, kiu estas ankaŭ SAT-ano, al siaj svedaj amikoj, kiujn li forlasis antaŭ nelonge por reiri Hispanion. Justo Estan helpis al la propagando de esp-o en Svedio. Li interese rakontas pri la malagrablaĵoj, kiujn li havis ĉe la dan-germana landlimo, precipe pro tio ke li lasis flirtantan verdan esperanto-flagon sur sia biciklo. Post kelktaga halto en Holando li foriris al sia naskiĝlando.
La sama gazeto aperigas interesan priskribon « kiel esp. turisto tra la Baltaj ŝtatoj » kun detaloj pri la vivkondiĉoj de laboristoj k kamparanoj, kiuj estas tre mizeraj en la nomitaj ŝtatoj.
Laborista Esperantisto (Amsterdamo) sciigas en januaro, ke la konata revolucia verkisto Jef Last havis okazon konstati en Hispanio la servojn, kiujn donas esp-o ĉe la Internaciaj brigadoj. Samnumere ni trovas alvokon de la Komitato « Helpo por Hispanio » kun la nederlandaj komitat-adresoj.
Popola Fronto (Valencio) publikigas en sia sesa numero (15.1.) leteron de Generalo Mangada al la redakcio de tiu gazeto, en kiu li diras, ke « Popola Fronto » uzas plenrajte la lingvon zamenhofan por diskonigi la krimojn de l’Faŝismo en Hispanio, la krimojn, ne nur de la hispanaj faŝistoj sed ankaŭ de la portugalaj, germanaj k italaj faŝistoj en nia malfeliĉa lando ».
K-do Mangada nuntempe estas provizore en Valencio, por ripozo, ĉar li estis jam malsanema antaŭ la milito. « Popola Fronto » aperas regule duonmonate kun 6 aŭ 8 paĝoj da enhavo, lerte redaktita de kolektivo el la 4 aŭ 5 K-doj en Valencio.
Nia Gazeto (Nice) en januaro publikigas leteron de la konata kataluna esp-isto k verkisto Jaume Grau Casas, en kiu ĉi tiu salutas la popolfrontan Hispanion. La tempesto do ankaŭ havis sian efikon sur ĉi tiun neŭtralulon, pri kiu oni neniam povis ekscii, al kiu flanko li direktiĝos (li partoprenis en 1934 la kongreson de Valencio kiel « gasto »). Parenteze dirite, la redakcio lasis en tiu ĉi artikolo amason da preseraroj vere tre malbelaj.
NOVAJ ELDONAĴOJ
Jam aperas la tria kajero (ciklostilita) de « Klasbatalo », eldonata de komunistaj K-doj, kiuj kontraŭas la 3-an k eĉ 4-an Internacion k serĉas memstare vojon per diskutado (Adreso: H. Stokvis, Nova Zemblastr. 50, I, Amsterdam C). Ni citas: « Montriĝis, ke ĝis nuntempe en revoluciaj movadoj la t.n. « avangardoj » de la proletaro ĉiam transformiĝis al ariergardoj. La nura kaŭzo estas, ke ĉi tiuj « avangardoj » ne vidis la interesojn de la konkreta lab. batalo, ĉar ili ne povis deligi sin de la bildo, kiun ili formis al si pri la revolucio, sub influo de la « trankvilaj » epokoj, en kiuj ili sin prezentis kiel klaskonsciajn propagandokernojn. »
Aperos baldaŭ 80-paĝa revuo (4-foje jare [?]), en germana k esp-a lingvoj, el kiuj 64 paĝoj da nur-esperanta teksto: La liberecana sintezo. Ĝi estas redaktata de I. Ionescu, la red. de « Vegetarano », kiu nun ne povas aperi pro registara malpermeso. Adreso: 30, str. Med. Zlatescu, Bukaresto, Rumanio. Jarabono: 2 dolaroj.
— pàgina 4 —
28 — SENNACIULO
POR ŜTOPI LA BREĈON
Ankoraŭfoje, dum la lastaj semajnoj, multaj el niaj K-doj profitis la okazon de l’kotizpagado por kunhelpi forigi tiun nigran makulon de sur la ŝildo de SAT, kiu estas la deficito k la grandaj devigaj pruntoj naskitaj sekve de la skismo. Kiel la afablan rideton de l’unua printempa suno ni bonvenigas kun danksento profunda tiujn kamaradecajn kontribuojn. Ni scias ĝuste taksi tiun konkretan geston de SAT-anoj, kiuj estas pretaj zorgi ankaŭ je la financa flanko pri pli granda bonfarto de la Asocio.
53. LISTO
- K-do Leblanc, St. Quentin …….. fr. fr. 20.—
- K-do Bernard, Bousbecque …….. » 10.—
- E. Wehrli, Morges …….. sv.fr. 2.—
- B. J. Jansson, Mora Noret …….. sv.kr. 1.50
- 17011 Rotterdam …….. fr. fr. 9.—
- Okcid. Roterd. SAT-anoj …….. » 30.—
- G. v. Dienst, Roterd. …….. guld. 1.—
- S. Koolman, Hago …….. » 3.31
- W. Smith, Brierfield …….. fr. fr. 15.—
- A. Barrot, B. Aires …….. peso 2.—
- 1618, B. Aires …….. » 1.—
- Germana K-do …….. gmk. 20.—
- Germana K-do …….. » 1.10
- Bombek, Sarajevo …….. din. 10.—
- A. M. Riswick, Roterd, …….. fr. fr. 6.50
- 14.335, Vieno …….. » 36.50
- B. Favard, Tours …….. » 10.—
- A. Swart, Beets …….. » 14.—
- H. Ericsson, Sundsvall …….. sv.kr. 1.20
- Erbaro, Paris …….. fr. fr. 10.—
Responde al „Idealistoj aŭ realistoj?»
K-do V. Makoli en sia supratitola artikolo (en « S-ulo » lastmonata) volas vidi opinidiferencon inter K-do Lanti k mi rilate principan problemon de SAT. Li bazas sian juĝon sur miaj eldiroj pri la rolo de l’esperantismo en artikolo « La spirito de Zamenhof », kiu aperis en decembra « S-ulo ». Li komparas tiujn dirojn kun frazoj de K-do Lanti en liaj du broŝuroj « For la Neŭtralismon » k « La Laborista Esperantismo ».
Mi neniel kontraŭdiras al tio, ke esperanto ne povas esti celo en si mem, sed nur rimedo, ĉar esperanto, estas teknikilo, instrumento. Sed la gravo estas — difini, kiamaniere estu utiligata tiu rimedo por la celo: Socialismo, — k en tio kuŝas la opinidiferenco, ne inter Lanti k mi, sed inter Makoli k la esperantismanoj.
K-do Lanti vere titolis parton de ĉapitro en « For la Neŭtr. »: Esperanto tuj utilu. Sed kion do ni legas en tiu ĉapitro (p. 18)? Jenajn frazojn: « Ĉar ni estas idealistoj (la substreko estas mia — N. B.), celantaj al tutmonda paco, al regno de l’justeco sur la tero, ni devas kiel eble plej ofte interrilati kun niaj ĉiulandaj samidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj. Konstanta interrilatado kreskigos en nia koro supernacian senton. Ĝi estos kvazaŭ kontraŭveneno por la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni… Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon, ni enkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco de esp-o… »
Tie do klare estas difinita nia esenca tasko de lab. esp-istoj, de SAT-anoj: konstanta utiligado de esp-o por eduka kultura celo.
La « korespondado de fabriko al fabriko, de metiejo al metiejo » estas montrita en la verketo « La Lab. Esp-ismo » kiel unu el la taskoj de SAT; sed — kiel pruvas la supra cito — ne kiel la plej grava k esenca tasko! Kaj necesas konstati, ke depost la publikigo de « La Lab. Esp. » (1928) forpasis aro da spertoriĉaj jaroj. Tiuj jaroj montris al ni, ke la kolektiva korespondado ne povas esti konsiderata kiel unuaranga tasko de SAT-anoj. Montriĝis eĉ, ke tiaspeca korespon-
Nekrologo
Antaŭ tri monatoj mortis en Meksikio K-do Julius Montes el Los Angeles (Kalifornio, Usono), kiu dum pluraj jaroj estis membro de nia Asocio. Honoron al lia memoro!
Seksmizero k burĝa seksmoralo
D-ro VILHELMO RAJĤ (W. REICH)
La seksmizero, pri kiu oni tiom parolas k plendas lastatempe, ne estas ia hazarda fenomeno. Ĝi ne estas la agrezulto de « malicaj » homoj k ankaŭ ne nur naskiĝis el «senprudenta» moralo, sed ĝi estas kune kun « la malicaj homoj » k « la senprudenta moralo » neevitebla, sed certe nekonscie naskita fenomeno en la burĝa sociordo. Ne utilas demandi: Ĉu la seksa moralo estas bona aŭ malbona? Oni devas esplori: Kiu havas avantaĝon el ĝi? Oni devas demandi, kiun celon havas en la burĝa socio la seksa moralo, la seksa eduko, la seksa leĝodono. Kaj nur kiam oni ekkonis la rilaton inter la seksa ideologio k la burĝaj interesoj, oni ankaŭ ĝuste komprenas la naturon k signifon de la seksmizero k do ricevis la ĝustan vidpunkton por ĝia kontraŭado.
Ne estas intencate montri tie ĉi tiun komplikan rilaton inter la burĝa sociordo k la seksmoralo k seksmizero. Tiu demando nome postulas detalan esploron. Sed aliflanke estas grave, ke la seksaj demandoj estu traktataj en intima kontakto kun analizo de tiu socio, en kiu ili montriĝas k kie oni vane provas solvi ilin.
Permesu al ni tial koncizan resumon pri tiu interligeco. Antaŭ ĉio: la ĉefkontrastoj de la burĝa seksmoralo estas resumeblaj en jenaj punktoj:
- Nur en la edzeco la seksvivo estas legitima, aprobita de la socio.
- Ĉia seksrilato ekster la edzeco estas malmorala, « malĉasto », laŭ la leĝoteksto. Al la junularo oni rekomendas vivi abstine.
- En la edzeco nur la t.n. normala seksago, kiu servas al la generado, estas aprobita.
Kia estas la celo de tiu ĉi moralo? Ĝi celas sankcii la edzecon kiel la solan permesitan seksformon. Kaj la nefalsita ideo pri la edzeco tekstas jene: Nur unu parulo, k tiu dum la tuta vivo. Nature la progresanta senvaloriĝo de la burĝa moralo sendube ankaŭ skuis tiun koncepton, sed ĝi ankoraŭ estas engravurita profunde en la konscio precipe ĉe la etburĝe pensantaj tavoloj inter la proletaro.
De kie devenas tiu granda intereso por la institucio de la edzeco?
La intereso havas tri kaŭzojn: senpera ekonomia, socia k politika.
La ekonomia kaŭzo de la edzeca ideo estas la intereso pri la heredaĵrajto, la deziro ne disigi la havaĵon, la posedon de produktiloj, por ebligi sendividan transiron al la infanoj. Tion formulas tre klare la konservativa germana profesoro Guber en sia libro « La higieno de la seksvivo ». « Ni devas taksi k konservi la ĉaston de la virino kiel la plej altan socian valoron, ĉar en la ĉasto de la virino kuŝas la sola certa garantio, ke ni efektive estas patroj al niaj infanoj, ke ni laboras k eluziĝas por nia propra karno k sango. Sen tiu garantio troviĝas nenia eblo al certa k intima familivivo, tiu necesega fundamento por la prospero de la ŝtato k popolo. En tio k ne en la egoista bontrovo de la viro kuŝas la kaŭzo, ke la leĝo k la moralo havas pli severajn postulojn al la virino, kio koncernas ĉaston antaŭ la edzeco k fidelo en la edzeco. Oni riskas pli multe rilate ŝian ol lian liberon. »
La alia funkcio de la edzeco estas la socia, la ŝirmado de la virino, kiu estas subpremata ekonomie k sekse en la burĝa socio. La historio de la homa socio instruas, ke la institucio de la edzeco ne estas io natura, sed ke oni nur formis ĝin, kiam la evoluo al la privata posedrajto estis tiel progresinta ke la seksa rilato inter du homoj iĝis ekonomia afero. La historio de la edzeco komenciĝas per « rabedzeco » k « aĉetedzeco ». Kaj estis la edzino, kiu estis rabita k aĉetita. La virino iĝis tiel propraĵo de la viro k estas tia malgraŭ la parte reformita leĝfarado ankoraŭ hodiaŭ en la burĝa socio. La subjugigo de la virino kiel sklavo estis la komenco al la edzeco; sed same kiel la senrajta sklavo, kiel ajn malbone li estas traktata, ĉiam kiel servisto ĝuas iagradan ŝirmon de sia sinjoro, tiel posedas ĝin ankaŭ la virino. La ŝirmo havas ĉefe ekonomian sencon. Ekster la edzeco la virino renkontas la plej grandajn seksajn k ekonomiajn malfacilojn, kiuj estas la kaŭzo, ke la virinoj en pli alta grado ol la viroj defendas la edzecon, ankaŭ se ili mem pli multe suferas pro ĝi.
La tria funkcio de la edzeco, la politika, estas la malplej konata, sed tial ne malplej grava. La edzeco estas la spino en la burĝa familio, kiu pro sia tuta strukturo iĝas la loko, kie oni preparas kiel etulon la infanon por burĝa adaptiĝo k burĝa pensado. En tiu burĝa idearfabriko la infano lernas submetiĝi al la aŭtoritato de la patro — k la patro iĝas la modelo por ĉiu pli malfrua aŭtoritato! Nememstara junularo, ŝarĝita de la ĉenoj de la familio, estas la bazo por kontenta civitano. Ni ja ankaŭ vidas kontraste tion, ke la revolucia junularo pli aŭ malpli liberigas sin de la famililigoj.
La edzeca seksformo signifas ne nur en
— pàgina 5 —
[REKLAMO p.5] Amikoj de pri-infana literaturo ĝuos aparte la legadon de JUNECA ARDO, vereca k vivoplena rakonto, verkita de N. BARTELMES. 120 pĝ. Form. 14 × 20. Prezo: 9.— fr. fr. SAT-eldono.
dado entenas iagradan danĝeron, kiun estus malsaĝe ignori. La kolektiv-korespondado povas fali sub cenzuron, ĝi povas konduki al pensa mallibero; ĝia centrigo povas esti malutilega. Oni bone komprenu: mi ne principe kontraŭas aŭ malkonsilas kolektiv-korespondadon, sed mi ne konsideras ĝin kiel unu el la ĉefaj taskoj de laborista esperantisto.
La PEK-aktivuloj faras al si iluziojn pri la eblo varbi simpatiantojn al esp-o per tiu sia « utilisma » laboro. El muŝo ili faras elefanton, nome ili asignas al esp-o rolon, kiun ĝi ne povas ankoraŭ plenumi pro sia mikroskopa utilpovo kompare kun la reala, elprovita uzado de kelkaj naciaj lingvoj, aparte la angla, franca, germana, hispana k.s.
Ankaŭ K-do Makoli ja agnoskas k konstatas la fakton, ke ni ĉiuj aŭ preskaŭ, eklernis esp-on instigite de idealismaj motivoj. Kaj ĉiutage oni povas fari la sperton, propagandante por esp-o, ke la neesperantistoj trovas la valoron de nia lingvo en la idea flanko (tutmonda interkompreniĝo, paco ktp.).
Tio ne signifas, ke ni devas malatenti la utilisman flankon k la jamajn eblojn de interkontaktiĝo por praktikaj celoj. Tute ne! Nenia kontraŭeco, laŭ mi, ekzistas inter la idea k la praktika valoro de esp-o. Sed mi opinias erare, supertaksi la flankon de l’tuja utilo de esp-o por praktikaj taskoj. Ni lernu el la spertaro; tiam ni estas realistaj idealistoj.
N. B.
En nia movado
(KRONIKO)
ĈEĤOSLOVAKIO. La kunvenoj de l’Lab. Esp. Grupo en Gablonz okazas ĉiun unuan sabaton de l’monato en kooperativa domo de Grünwald. La provo aperigi propagand-artikolojn en la diverstendenca lab. gazetaro, nur parte sukcesis. Nur la komunista gaz. aperigas de tempo al tempo mallongigitajn raportojn. La soc. demokrata ĉesis la aperigon. Pro granda senlaboreco en la germanlingvaj regionoj la membroj malmulte abonas esp. gazetojn nek korespondas. Tamen ili kolektis por « Popola Fronto » en Valencio 120 ĉkr. Ĝi estu instigo por la aliaj esp-istoj en Ĉeĥoslov. k alie, montri saman praktikan solidaron. En Mor. Ostrava aperas propagandilo « Prol. Esp-isto »; tamen la « neŭtraluloj » ĉi-lande laboras pli diligente. La radiostacioj, ĉefe Mor. Ostrava k Brno, sufiĉe ofte radio-disaŭdigas en esp-o (la lasta stacio ricevis el 40 landoj k 3 kontinentoj pli ol 1.300 skribajn aprobojn). — 8889.
HISPANIO. Kelkaj K-doj, starantaj nun en militfronto, ricevas niajn gazetojn pere de la Lab. Esp. Grupo en Valencio.
NEDERLANDO. La Amsterdama SAT-Rondo ekpublikigis bultenon kies abonprezo estas 0.15 guld. jare.
La patriotismo en nia epoko estas sento nenatura, malprudenta, malutila, kiu kaŭzas grandan parton de tiuj malfeliĉoj kiuj suferigas la homaron, k tial tiu ĉi sento ne devas esti edukata, kiel oni nun faras, sed kontraŭe, esti sufokata k neniigata per ĉiuj rimedoj de la prudentaj homoj. LEO TOLSTOJ.
Rido Sanigas
IMITE AL…
Ni ricevis longan leteron de laboristaj esperantistoj el la dezerto de Kalahari en Suda Afriko. Ili sciigas nin, ke ili ĵus fondis L. E. A. -on, kiu pretas subskribi la Gotenburgan Konvencion. La asoci-sidejo de tiu L. E. A. estas en Alaska teritorio — k la sekretario en Meksiko. Ĉiuj korespondaĵoj estu adresataj al la Sidejo de SAT.
si mem la maksimume eblan limigon de la seksvivo, ĝi havas ankaŭ kiel kondiĉon preskaŭ plenan subpremon de la seksvivo antaŭ k ekster la edzeco. La seks-subpremego komenciĝas jam ĉe la edukado de la infanetoj, daŭras en la subpremo de la sekseco al la junuloj dum la jaroj de seksa maturiĝo k transiras fine al la malfaciloj, kiuj naskiĝas el la seksvivo ekster la edzeco, speciale por virinoj en matura aĝo.
La seksan mizeron oni povas diveni paŝon post paŝo el la severa koncepto pri edzeco. Kiel sekvo de la postulo pri abstino de la virino antaŭ la edzeco, estas rabata al la fraŭlo lia seksparulo. Kompreneble oni diras, ke ankaŭ la vira junularo vivu abstine. Sed oni fermas devige la okulojn, k la burĝa fraŭlo estas devigata interrilati kun la proletaj virinoj, kiuj sekve de senlaboreco, malbonaj familiaj cirkonstancoj k la loga ŝanco plibonigi siajn eksterajn vivkondiĉojn, iĝas prostituinoj. Prostituado kondukas al malsubtiliĝo de la seksvivo, unue ĉar « amo » kiel ĉio alia en la kapitalisma socio iĝas negocvaro, due ĉar delikatsenta amrilato estas tute neebla en rilato kun prostituino. Prostituado k adulto apartenas nedisigeble al la burĝa edzeca moralo.
Ĉar la sekseduko kaŭze de la priedzeca koncepto estas tute negativa, t.e. ke ĉio seksa estas subpremata, tiu subpremita seksa forto serĉas elturniĝojn en formo de devia anima evoluado. La animaj malsanoj, la devioj de la seksinstinkto, samseksemo multaj skuiĝoj de la laborkapablo k la ordinara nerveco, skuiĝoj de la seksfunkcio ĉe la viro k la seksa senpasieco ĉe la virino, estas tiele nur neegalaj rezultoj k sekvoj el tio, ke la sekseco ne povas trovi tiun vojon, kiun la naturo destinis.
Ankaŭ la seksmizero de la junularo, antaŭ ĉio la onan-malfaciloj, havas lastan kaŭzon en la priedzeca koncepto, kiu postulas abstinon dum la plej malfacilaj periodoj de la seksa evoluo. Ĉian seksvivon ĉe la junuloj oni montras kiel domaĝan aŭ kiel malvirton. La sekreta celo rilate la subpremon de la sekseco ĉe la junularo estas, ke la junularon oni devas kapabligi vivi sian seksvivon en la edzeco, t.e. suferi la cirkonstancojn en la mizera edzeco kun subjugigita sekseco.
Se oni iom pli profunde rigardas, montriĝas, ke tio, kio estas atingita per tiu sekseduko estas nur la malo al la celita. La rezulto estas, se oni tute ne konsideras la skuiĝojn en la anima ekvilibro, la seksa malmoralo en la burĝa opinio, la dezirego, la seksa malsubtiliĝo, la seksa timemo k malpliigita sincero.
La eduko, kiu estas direktata kontraŭ la sekseco, sekve ankaŭ ne povas permesi ian seksan klerigon. Certe nuntempe ofta estas « seksa klerigo » sed ni trovas ĉiam, ke ĝi nenie superas la severan limon, kiu estas signita de la burĝaj interesoj, k la granda amaso da laboristoj restas hodiaŭ kiel ĉiam en la seksa nescio.
Nuntempe ne plu estas en tiel alta grado la influo de la eklezio, sed anstataŭe la pasiva kontraŭstaro de la burĝa scienco, kiun oni devas respondigi pro la ĉagrena stato en la seksa regiono. Ke la reformado de la seksvivo ne progresas en la burĝa socio, dependas de tio, ke la seksa sensperteco kiel la kodo koincidas en la burĝa sociordo, same kiel la religia konfuziĝo efikas al la klara pensado. La konsekvenca analizo de la kaŭzoj pri la seksa mizero gvidas rekte al la ruiniga, radikala kritiko de la aranĝoj en la socio, same kiel la analizo de la kaŭzoj pri la materia mizero! Kaj same kiel la socipolitiko en la kadro de la burĝeco ne kapablas forigi la materian mizeron, tiom longe kiom objektiva koncepto ne atakas ĝiajn radikojn sed male kaŝas la veran situacion de la aferoj, same signifas la burĝa seksreformado nur senesperan provon venki la ĉiam kreskantan krizon.
Tiu, kiu klare vidas la rilaton inter la materiaj k ideaj interesoj de la burĝaro k ĝia seksmoralo k seksmizero k kiu tial ankaŭ konsekvence de tio ekkonas, ke la seksa mizero apartenas al la sistemo de la burĝa sociordo, tiu ne riskas trotaksi la praktikan valoron de klerigaj verkaĵoj. Ĉar ĝuste la socia rigardo al tiuj demandoj devigas lin ekkoni la gigantan signifon de la laborista movado, de la proleta klasbatalo ankaŭ en tiu fako, k atendi la solvon de la demando nur en interligo kun la revolucio de la proletaro. Tamen estas necese jam en la burĝa socio doni al la laboristoj klarigon, kiu estas tute purigita de burĝa moraltaksado, klarigon, kiu unue kapablas helpi al la individuo k due aperigas kritikon ankaŭ en tiu fako per senantaŭjuĝa prezentado de la demando.
Krom la religio, la seksneanta moralo estas unu el la plej potencaj armiloj de l’burĝaro. Tion montras klare la intima rilato inter la eklezia k seksa ideologio. Nenie ankaŭ reliefiĝas burĝiĝo de la proletaro tiel klare, kiel tie ĉi. La etburĝa koncepto pri edzeco, familio, la pozicio de l’infano en la familio profunde enradikiĝis en la konscio de la plej multaj laboristoj k ankoraŭ pli en ilia nekonscia sentovivo. Ankaŭ en tiu regiono « la regantaj ideoj estas la ideoj de la reganta klaso ». Tamen la sperto instruas, ke oni senkompare pli senkaŝe povas paroli kun laboristoj pri la malfacilaj demandoj de la seksvivo ol kun burĝe pensantaj homoj.
Traduko laŭ la sveda lingvo de F-zo.
— pàgina 6 —
Ciferoj instruas !
Simptomoj de l’eksplodonta milito en la jaro 1914 manifestis sin per armado en diversaj landoj k estiĝo de konfliktoj, kiuj pli malpli estis laŭsence sensignifaj. Tamen en la nomita jaro, ĵus antaŭ la eksplodo de l’milito la publiko ĝenerale opiniis, ke tia ne plu okazos. La milito german-franca okazinta en 1870-71, estis tro instrua. La popoloj certe ne plu militus. Almenaŭ tia estis la opinio de l’plimulto en Nederlando.
Nuntempe la opinio estas tute mala, k certe ne senkaŭze oni tute ne miros, kiam morgaŭ nova mondmilito eksplodos. Kia estos tiu milito, oni iel povas imagi, komparante la situacion nuntempan en la diversaj landoj kun tiu en la jaro 1914.
Germanio havas iom pli ol 63 milionojn da loĝantoj (la nuntempa nivelo ne multe diferencas de tiu en 1914), ĝi elspezis en 1914 (kalkulante per unuoj de miliono da holandaj guldenoj) 855; en la jaro 1931 la sumo estis 378 (pro la deviga malarmado); la elspezo por tiu celo ĵus antaŭ la venko de l’faŝismo do grave malpliĝis. Post la « venko » ni tamen konstatas tujan gravan pliiĝon k en la jaro 1936 «Hitlerio» elspezis por sia defendo 8.460. Tio signifas, ke oni pagis la dekoblon de la elspezoj en 1914; tio signifas, ke ĉiu loĝanto devas pagi militcele en unu jaro hol. guld. 135,—. Familio konsistanta el ekz. 4 personoj devas partopreni (kalkulante laŭpersone) en tio por 4 × H. G. 135.— = H.G. 540.—.
Bonkomprenu, ke oni ne pagas tiom en unu jaro. Hitler havas ankaŭ « aliajn fontojn », tamen ĉiaj « pagaranĝoj » havas siajn konsekvencojn k efikojn, kies konkretaĵojn ni en la estonto renkontos sur nia vojo. El kiuj fontoj Hitler povas ĉerpi la sumon? Laboristoj ne povas pagi tiom da mono, ili ne havas. Sed ili disponas pri laborkapablo. Ĝin Hitler povas uzi (k sendube uzas). Cetere li « prunteprenas » k pagas per « ŝuldopaperoj ». Por havigi al si monon li tamen devas turni sin al la instancoj aŭ personoj, kiuj disponas pri ĝi. Efektive la manipulado estas ne senarta, sed ni konsciu pri tiu fakto, ke en la « mon-mondo » la anoj nur kunhelpas, kiam ili estas certaj pri profito aŭ kiam la profito povos esti eksterordinare bona!
La leĝoj pri kaŭzo k efiko instruas nin, ke ĉiu bilanco montras aktivon k pasivon. Profito ĉe la unua flanko signifas malprofiton ĉe la alia flanko. Aliaj landoj komprenas tion k singarde atentas la « Trian regnon ». Atentu la rezulton! Gravan plialtiĝon de elspezoj por la armado ni konstatas en Usono, kiu havas loĝantaron de 215 [?] milionoj, ĝi elspezis en 1936 la kvaroblon de la elspezaro por tiu celo en 1914 (kiu estis 450 milionoj da h.gd.), sume 1.818. Francio kun 40,5 milionoj da loĝantoj, plialtigis tiun elspezaron de 648 ĝis 1.665; Anglio kun 42 milionoj da l. de 693 al 1.449; Italio kun 39 1/2 m. da l. de 333 al 1.350; Japanio kun 60 m. da l. de 171 al 540.
Rimarkinda estas la konstato, ke tiuj lastaj landoj tamen ĉiujare ciferas pli multe; sed pli grandajn saltojn ili faris post la « agado » en la Tria regno.
Sovetio montras la samon. Nur tuj post la milito ni vidas gravan malpliiĝon de tiu koncerna elspezaro, poste tamen plialtiĝon. Sovetio nombras preskaŭ 108 m. da l. Ĝi elspezis por la armado en la jaro 1914 entute 828. En la jaro 1931 tiu elspezo tamen estis « nur » 504, sed en la jaro 1936 la elspezo pli ol dekobliĝis kompare kun 1931 k sumiĝis je 5.328.
Ni do konstatas ke nuntempe ĉiu loĝanto pagas ĉiujare en Usono (laŭ holandaj guldenoj) 8 1/2; en Japanio 9; en Italio 35; en Anglio 34; en Francio 40; en Sovetio 50 k en Germanio 135. En ĉi tiuj 7 landoj ĉiu loĝanto pagas mezgrade ĉiutage 10 holandajn cendojn por « sia » armado.
Atentu bone, ke la prikalkulo estas laŭ guldena monnivelo, kiu estas pli valora por tiuj landoj, ĉar por tiu sumo oni en la nomitaj landoj pli multe povas aĉeti ol en Nederlando. La ciferoj tamen estas instruaj. En 1936 oni pagis en tiuj landoj pli ol la kvinoblon de la elspezaro el 1914. ĈU ONI PREPARAS MILITON POR LA HOMARO, KIU MILITO SUPEROS KVINOBLE LA KRUELON DE LA MONDMILITO 1914-1918? Komparu alian simptonon, nome la estiĝon de « konfliktoj », kiuj laŭsence estas sensignifaj.
Ĉi ĉio prezentas al la kontraŭmilitismaj aŭ, pli bone, pacaje influoj gravajn postulojn. Nuntempe oni multe atakas la « demokratiajn » landojn. Oni kritikas, ke Francio k Anglio ne riskas perforte miksi sin en la hispanan lukton kontraŭ la faŝismo k por la savo de la demokratio. Tamen enmikso povas signifi ekbruligon de kruelega milito, en kiu perdiĝas ĉio homa; tio povas signifi, ke perforto regos anstataŭ demokrateco, ĉar kiam eksplodos nova mondmilito, la armiloj « parolas » k ne plu la humano.
Necesas sub tiaj cirkonstancoj ĝis lastmomente gardi k subteni la demokration, kiu estas la sola rimedo por eviti pereigminacan hombuĉadon, en kiu ĝisfunde estos ekstermitaj la bazoj sen kiuj demokratio ne povas ekzisti; k en kiu sen iu postsigno la nunaj akiraĵoj de la demokratio estos forigitaj. Al K-do Blum, kiu sub malfacilaj cirkonstancoj batalas por la demokratio, k kies batalo por la hispanaj Gek-doj povas esti pli altvalora ol ni eble ĝenerale supozas, ni direktu nin kun la peto: «Restu sur via posteno». Ni konsciu pri tio, ke lia lukto kontraŭ la faŝista danĝero estas grava, ĉar veko de militaj fortoj, kiuj kaŝas sin en la ciferaro pri la militpreparo, kondukas nin al katastrofo.
La faŝistoj ne hezitas veki ilin, tion instruis la historio al ni, sed la homaro ne tro alte povas taksi la klopodojn por malebligi tion. Per armiloj tio ne eblas; se ni suriras tiun vojon, tiam nur la hazardo povas savi nin, sed tre verŝajne ni pereos sur tiu vojo.
Al vi, hispanaj Gek-doj, mi turnas min kun la certigo, ke niaj pensoj estas ĉe vi k kun via lukto. Via batalo estas multvalora. k sekve heroa kontraŭstaro viaflanka al la faŝismo ne povas esti taksata per ciferoj. La posteno kiun vi okupas, estas verŝajne la plej grava. Vi konsciu pri tio. La ciferaro subtenu vin, vi luktas per la armiloj, pri kiuj vi disponas, — aliaflanke estas la lukto sur sama linio kontraŭ katastrofo, kiu povas tute forviŝi ĉiajn efikojn de via heroa batalo. Funda kompreno pri ĉiaj influoj necesas por progresi k venki en la batalo.
A Veen.
MEMORNOTO
Priesper. artikolojn k notojn enhavis: Signalen, Stokh., 14., 21., 28.1., 4.2.: « La Voix Libertaire », Limoges, 2.1.; «L’Ecole Emancipée », Marseille, 3.1.; 17.1; « Justice », Jersey City 15.12; Tipogr. sindik. organo, Paris, okt.-nov., dec.; « Le Travail », Verviers, 13.1, 2.2.
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.
DANIO
15 lernantoj en internacia altlernejo dez. kor. pri sociaj temoj kun Gek-doj el la tuta mondo. Resp. garantias ĝis 10-a de aprilo Paŭlo Thorsen, Internacia Höjskole, Helsingör.
FRANCIO
24-jara junulo, klera, dez. koresp. kun esp-istoj el ĉ.l. pĉt. Resp. gar. Adr.: K-do R. Galichet, instruisto, Revin (Ardennes).
Mi dez. koresp. kun PTT-koleginoj pri laborkondiĉoj en ĉiuj landoj. K-dino Chapotot, Poŝtoficejo Paris 116- 3e.
Kursgvidanto deziras korespondantojn por siaj gelernantoj pĉt, el ĉl. Skribu al: Antonin Capoulade, 13. rue Issanka, Sète (Hérault).
Lernantoj deziras korespondi pĉt. k ĉl. Resp. gar. Skribu al: K-do Valière, Fabrègues (Hérault).
NEDERLANDO
K-do A. M. Riswick, transloĝiĝis de Linker Rottekade 133 al Boezemsingel 158 b, II, Rotterdam C.
18-jara juna viro volas koresp. kun ĉiuj en ĉl. Adreso: G. Bouwkamp, Kerkstr. 55, Hoogkerk.
F.L.E.-sekcio VI en Hago aranĝos letervesperon en aprilo. Sendu prop. materialon k koresp. adresojn. Adr.: K-do J. Schouten, Spakenburgschestr. 154, Hago.
Mi serĉas fervorajn amikojn por interŝanĝi PM en Francio k Belgio. Resp. garantiata. Adr.: Henr. Greif, Spaarndammerdijk 49, I, Amsterdam C.
Esp. Grupo « Sekcio Ned. FLE » dez. kor. kun ĉl. pri ĉio. Adreso: L. B. Roelofs, Nieuwenhoorn.
5 Ged-doj petas gekorespond. en la tuta mondo de la norda ĝis la suda poluso, pĉt. Resp. nepre garantiata. Adreso: J. Klein, 2de Johannastr. 24, Apeldoorn.
SVEDIO
Juna svedo deziras korespondadi kun gelaboristoj en ĉiuj landoj. Adreso: Sven Lind, Ploggatan 10, I, Stockholm.
Daŭriga studrondo dez. kor. pri div. temoj kun K-doj ĉl. Resp. ĝarantiata. Adr.: Sture Hagman, Kapellgränd 2, n.b., Stockholm.
Gekamaradoj ĉiulandaj! Sendu L aŭ PK al nia letervespero, la 5-an de aprilo. Oni certe respondos. Socialdemokrata Esperantoklubo, adreso nur: Malmö, Svedio.
La Infankomitato de l’Nederlanda LEA (FLE) sin turnas al ĉiuj eksterl. Gek-doj, ke ili bonvolu sendi por la infangazeto LA VOJO rakontojn k spritaĵojn el infana mondo, priskribojn ktp, fotojn pri infankursoj k -ekskursoj, informojn pri infankursoj, adresojn de komitatoj, ktp. Interrilatu pri ĉio kun W. Borsje, Multatulistr. 29, Rotterdam (W), Nederl., sekret. de l’I-komitato. (Detala artikolo en venonta « S-ulo »).
Núm. 451, 25 de març de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a Jaro, N-o 451. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. Marto 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Ni celu Sennaciecon en agoj k pensoj
En la momento, en kiu pluraj L.E.A.-oj okazigas sian ĉiujaran kongreson aŭ konferencon, estas konvene eldiri kelkajn vortojn pri la rilatoj inter la Tutmonda movado aplikanta esperanton) k la lingvoteritoria movado (propagandanta esperanton). Ĉar ankoraŭ ĝis hodiaŭ en iuj cerboj de laboristaj esperantistoj regas skeptikemo rilate la novan, kun tradicioj rompantan principon, por kiu daŭre pledas k kiun konstante aplikas SAT, k kiun oni plej bone povas nomi sennacieca.
Tiom pli necesas ankoraŭ trakti pri ĉi tiu punkto, ĉar kelkaj internaciistoj, t.e. homoj, kiuj konsideras kiel modelan k nesupereblan organizosistemon por mondorganizo tiun bazitan sur nacioj, sur landaj societoj, opinias, ke la integra aplikado de l’sennacieca organiza sistemo implicas ignoron k malestimon al la L.E.A.-oj.
Tio estas tute malvera. La plej bona pruvo pri la respekto, kiun SAT havas por la propaganda agado de la lingvoteritoriaj asocioj, estas la Gotenburga Konvencio, kiu funkcias depost la jaro 1928 k kiu estas skrupule obeata de ambaŭ flankoj, de SAT k pluraj el la plej gravaj L.E.A.-oj. Ankaŭ la avantaĝo ne estas unuflanka: ni memorigas pri la rimarkoj en la raportoj de la F.L.E.-estraro (1), kiuj atribuas al la influo de SAT sur la kreskon de l’federacio tre atentindan lokon.
Kiam ni parolas pri L.E.A.-oj, ni ne pensas pri landaj asocioj naciskale starigitaj, sed ni parolas precize pri propagand-asocioj en lingvoregionoj. Ja, por la disvastigo de esperanto, la teritorio, sur kiu estas parolata unu k la sama lingvo, devas esti la agadbazo, sed ne regiono difinita per la politikaj landlimoj. Ĉar, por propagandi esperanton inter samlingvaj laboristoj, ja sufiĉas aparato, centro, kiu eldonas lernolibrojn, vortarojn, disaŭdigas radiolekciojn ktp. pere de la koncerna lingvo komuna al difinita regiono. Kaj se hazarde la politikaj ŝtatlimoj foje koincidas kun la lingvo-teritorio, tiam pro tiu koincido ne rompiĝas la principo.
Sed ofte lingvaj k naciaj limoj ne koincidas: Nederlandlingvio ampleksas la flandran parton de Belgio, Francelingvio ampleksas parton de Svisio, la valonan parton de Belgio, Anglalingvio ampleksas Usonon k la koloniojn k duonkoloniojn de l’Imperio, Portugalio kelkajn gravajn sudamerikajn ŝtatojn, same Hispanio, ktp, ktp.
La organizado laŭ lingvo-teritorioj sekve ne povas veki aŭ pluigi naciismajn tradiciaĵojn en laboristaj mensoj, kiel tion faras organizosistemo kuniganta en Internacio aron da nacie apartigitaj societoj. La sennacieca organizo baziĝanta sur la individua membreco, malrekomendas do nur la laŭnacian apartigon de la propagand-asocioj, ĉar tia organizoformo kontraŭas al ĝia idealo (forigo de ĉio nacieca el la proletaj mensoj). Tamen, praktike, SAT ligiĝas kun ĉiuj L.E.A.-oj, kiuj agnoskas la pravon de ĝia starpunkto, pere de la Gotenburga Konvencio, k ĝi ne dependigas la amikan rilatiĝon kun la propagand-asocioj de duarangaj demandoj (diferencaj labormetodoj, aŭ sim.).
SAT en la praktiko kompreneble ne ĉiam k ne ĉiuokaze povas simple malatenti la fakton, ke ekzistas nacioj, kiuj ne estas forbalaeblaj per la nuraj klopodoj de la esperantistoj sennaciece pensantaj. En la poŝtaj, teknikaj, administraciaj rilatoj sufiĉe ofte necesas konformiĝi al la nunaj sociaj leĝoj diktitaj de la potenchavuloj. Sed tio ne signifas, ke pro tiu fakto laboristaj esperantistoj estas devigataj propagandi sian lingvon strikte en la kadro de la nuna nacieca pensmaniero. Neniu faktoro malhelpas ilin organizi sian propagandon laŭ lingvoskalo (lingvoteritorie), sendepende de la ŝtatlimo. Tiurilate esceptojn povas formi nur diferencaj politikaj reĝimoj k el ĝi rezultantaj baroj.
SAT celas krei sennaciecan spiritostaton, tutmondan kulturon, tio signifas, ĝi celas liberigi la laboristaron pere de esperanto el la dogmo pri Nacio kiel io absoluta, io nedetruebla, konsiderinda. Certe, la SAT-anoj ne faras al si iluziojn pri la efektivigo de tiu ĉi celo en baldaŭa estonto. Ili provas laŭ maksimuma proporcio apliki siajn principojn, nenion pli.. nek malpli. Kaj se la Jarlibro de SAT montras la mondkarton dividitan en SAT-sektorojn (laŭ geografiaj horzonoj), anstataŭ la laŭlanda disdivido politika, k se en tiu broŝuro la aktivuloj de la Asocio estas vicigitaj en laŭalfabeta urboregistro tutmonda, ne laŭlanda, tio havas multe pli principan, edukan valoron, ol praktikan. Ni certe nur volas servi nian idealon per tiaj aranĝoj, kiuj ignoras la naciojn, k ni tute ne intencas anstataŭigi la malŝatigitan amon al Nacio per « SAT-sektora patriotismo »! Ni nur volas, ke la proletoj iom post iom perdu sian naciecan senton, ne plu konsideru sin kiel membrojn de nacio, por kiu indas oferi sangon k vivon.
La sennacieco ne estas utopio, ĝi estas io reale ekzistanta. Ĉar jam nuntempe per vortoj k skriboj esprimiĝas sennacieca spiritostato. Kaj la ĝermoj kreskadas. k la burĝonoj plinombriĝadas, k tiu evoluo daŭros seninterrompe, se nur ni vere volos k agos ĉiam celkonscie k ne flankiĝante. Al kritikantoj pri la sennacieca, vere esperantisma idealo ni respondu per pli intensa propagando, per plimultigo de niaj spertoj k ide-interŝanĝoj, per plugado serioza k klopodema sur la virga kampo de nova, tuthomara k socialisma kulturo.
Sennacieco restu utopio… por la esperantistoj, kiuj ne kapablas anticipi. Sennacieco estu faktoro de progreso por la konsekvencaj esperantistoj, kiuj tiras la lastan k logikan konkludon el la aplikado de l’universala lingvo.
N. B.
(1) Labor. Esperantisto (Amsterdamo), Jubilea Libro de F.L.E.
[BILDO p.1 | 61,64,87,90] Afiŝo de la kongreso: granda kvinpinta stelo kun la vorto « SAT », profiloj de tri laboristoj, havena ponto kaj akvo; vertikale la vorto « ESPERANTO »; surskribo « 17ª KONGRESO DE ESPERANTO — 1-7 AŬGUSTO 1937 ».
EN ROTERDAMO NEDERLANDO
ADRESO DE LA O.K.K.:
por mono: K-do A. v. d. Pols, Hortensiastraat 17a, Rotterdam Zuid, ĝiro: 275837.
por ĉio alia: K-do C. van Essen, Westerbeekstr. 57, Rotterdam Zuid, Nederlando.
— pàgina 2 —
32 — SENNACIULO
3-a Komuniko
La kongreso okazos en la salono « LYBELLE », unu el la plej belaj k intimaj salonoj de la urbo. Ĝi situas en la centro de la urbo k havas 750 sidlokojn.
Sabatvespere okazos granda INTERFRATIĜ-VESPERO en la plej granda salono de la urbo « DOELEN » (1200 lokoj).
Dimanĉon posttagmeze okazos en « LYBELLE » la SOLENA MALFERMO. Dimanĉmatene okazos verŝajne kunveno, en kiu ni prezentos filmon. En la vestiblo de la kongresejo ni aranĝos AKCEPTEJON, INFORMEJON ktp. ktp.
EKSKURSOJ:
Ni jam projektis kelkajn ekskursojn, pri kiuj poste sekvos detalaj informoj. Jaŭdon, la 5an de aŭgusto okazos granda tuttaga ekskurso al iu banloko. Tiun ekskurson, kiu verŝajne okazos per ŝipo, partoprenu ĉiuj kongresanoj. Unu tagon ni estu inter la Gekamaradoj en la naturo!
SPECIALAJ KARTOJ
Atingis nin multaj petoj el Nederlando k Belgio por disponigi apartajn kartojn por tiuj, kiuj povos veni nur dum sabato k dimanĉo. La O.K.K. decidis vendi apartajn enirbiletojn por:
a) La interfratiĝ-vespero je sabato. Prezo: po 50 cendoj (por senlaboruloj 35 cendoj).
b) La Solena malfermo je dimanĉo. Prezo: po 50 cendoj (por senlaboruloj 35 cendoj).
Por la FILMMATENO je dimanĉo ni ne jam fiksis prezon. Tamen ni jam povas diri, ke ĝi estos malalta. Enirbiletojn por tiu kunveno oni povos akiri nur ĉe la salono.
ATENTU! Ni akceptas por la enirbiletoj nur mendojn kun samtempa pago k ni ekspedos la kartojn en junio.
Tiuj, kiuj mendas apartajn kartojn, do ne pagas la plenan kongreskotizon, kompreneble ne estas kongresanoj, k ni insiste rekomendas, se iom eblas, aliĝi al la kongreson!
Aliĝinte la kongreson, vi ne nur rajtas sen kroma pago partopreni ĉiujn kunvenojn, ekskursojn k aliajn aranĝojn, sed vi treege faciligas al ni la laboron k subtenas la kongreson.
La O.K.K. klopodas doni por malmulte da mono kiom eble plej multe! Speciale la nederlandaj Gek-doj komprenu, ke ili jam estas en favora situacio k do devas alporti sian oferon por sukcesigi la tuton!
KOTIZO K LOĜADO: Responde al la multaj demandoj pri la kotizo ni atentigas, ke la kotizo estas por SAT-anoj k ne-SAT-anoj la sama. Por geedzoj ni ne povas fiksi esceptan kotizon.
Oni bone notu, ke ni aranĝos loĝadon nur por tiuj, kiuj sur la aliĝilo menciis tion. Ju pli baldaŭ oni aliĝas, des pli vi havas la eblon TUTE SENPAGE loĝi k dormi dum la tuta kongreso. Multaj K-doj en Roterdamo volas gastigi unu aŭ pli da Gek-doj, sed ne ĉiuj povas tion tute senpage. Menciu do sur via aliĝilo, ĉu vi povas, se necese, pagi kompenson de MAKSIMUME 5 guldenoj por loĝado, manĝado ktp (do plena « flegado ») dum la tuta kongreso. Nepre sciigu, ĉu vi venos por la tuta kongreso aŭ nur por unu aŭ du tagoj.
La Gek-doj, kiuj ne aliĝas, sed vizitos nur la sabatan k dimanĉajn kunvenojn, nepre antaŭe petu loĝadon. Tiuj, kiuj TUJ anoncas sin, povas esti certaj pri senpaga loĝado, kondiĉe, ke oni klare menciu al ni siajn dezirojn!
Gek-doj, la roterdamaj laboristaj esperantistoj atendas vin! Venu al Roterdamo! Ni klopodos doni al vi neforgeseblan kongreson. Aliĝu tuj, k vi helpos nin en nia laboro, fari la 17an GRANDIOZA KONGRESO!!!
Por la O.K.K.: C. van Essen, sekr.
DUA LISTO DE ALIĜINTOJ
- K-do A. v. d. Pols, Rotterdam; 16. G. v. Dienst, Rotterdam; 17. A. v. Scheepen, Hago; 18. K-ino A. Moore, Londono; 19. E. Moon, Ilford (Anglio); 20. K-do J. Sulski, Luton (Anglio); 21. J. Bernard, Bousbecque (Francio); 22. J. C. Kries, Zaandijk (Nederl.); 23. K-ino J. M. v. Dienst; 24 k 25. S. et J. Barendregt; 26. K-do W. J. Eerdmans; 27. H. de Boer, ĉiuj en Rotterdam; 28. K-ino M. Carraz, Beynost (Francio); 29. K-do G. A. Kramer; 30. K-ino M. C. Kramer; 31. A. C. Obbes; 32. G. J. Obbes; 33. K-do J. B. Pak; 34. K-do C. van Essen, ĉiuj en Rotterdam; 35. K-ino A. v. d. Heide, Bussum (Nederl.); 36. M. G. v. d. Doll, Maasluis (Nederl.); 37. J. A. Vet-Alexander, Maasluis.
La Gek-doj, kiuj intencas viziti la 17-an SAT. Kongreson, sendu la monon rekte al la kasisto de la O.K.K. en Roterdamo, ĉu per poŝta mandato aŭ ĝire, do ne al Parizo, ĉar tio donas pli da laboro ol necesas.
Por la O.K.K.: La kasisto A.v.d. Pols, Hortensiastr. 17b, ROTTERDAM Zuid. (ĝironumero 275 837).
KOMUNIKO DE PLENUM-KOMITATO
Konforme al la paragrafo 11-a de la Statuto la P.-K. anoncas, ke ĝia mandato pri gvidado de la Asocio finiĝos la 31-an de decembro ĉi-jare (la gvidperiodo de P.-K. estas dujara). La membraro havas la rajton, ĝis la venonta Kongreso (en Roterdamo) proponi kandidatecojn, kiuj estos diskutobjekto dum la kongreso.
Proponoj al la 17-a Kongreso
La frazo en la Statuto (art. 1) sub rubriko Celo, dua alineo, « SAT. ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo… » estu ŝanĝata al « SAT, ne estante parti-politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo… »
Motivigo: Organizo, kiu celas « utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro » nepre estas politika, ĉar klasa celo postulas por sia ekzisto ian politikan vidpunkton. Tial, la frazo, kiel ĝi estas nun, estas kontraŭdiro de terminoj. La aldono de la vorto « parti- » forigus la kontraŭdiron k samtempe montrus, ke SAT estas tamen supertendenca.
E. Ŝugar (19243).
Hispana Letero
Bilbao, la 16.1.37. (portita de K-do ĝis Barcelono).
Jam ne estas dubo, ke la tutan materialon ricevas la faŝistoj el Germanio k Italio. Kion faras la francoj k angloj tiurilate? Nur komunikojn k pli da komunikoj, sed ion efektivan por ĉesigi la sendadon de « memvolaj soldatoj » el faŝistaj landoj — nulo! Lastatempe Germanio okupis k fortikigis hispanan Marokon (1). Tiam la atako direktiĝis kontraŭ Anglio (pro Gibraltaro) k kontraŭ Francio (pro proksimo al Franca Maroko). Pro tiu agado vekiĝis (almenaŭ ŝajnas tiel) la « dormintoj »: Anglio k Francio.
Dum ni suferis kontraŭleĝan atakon de la faŝistoj, dum nia junularo k pacema proletaro falis mortigitaj de kanajlaj kugloj, la demokrataj landoj silentis k eĉ iliaj gazetoj plejparte plezure publikigis raportojn pri la venkoj de faŝistoj.
La proletaro ankaŭ ne klare vidis; ĝi subtenis siajn registarojn en la ne-interveno. Ili forgesis ke ie ajn, kie la proletaro luktas kontraŭ la faŝismo, la devo de proleta solidaro estas helpi per ĉiuj rimedoj al venko de l’laboristoj, eĉ se necese lukti kontraŭ la propra estraro. Certe mi scias, ke bonaj internaciistoj faris kiom eble plej por helpi nin. Ni tutkore dankas al ĉiuj. Rusio ege helpis nin, ĉiu hispano memoros dum jaroj tiun helpon. Ĝiaj ŝipoj estas kun ĝojo aklamataj ĉe niaj havenoj. Dank’ al ĝi ni havas la materialon por batali kontraŭ la krimuloj.
Sed ni ne permesos, ke ni estu gvidataj de la kompartio aŭ aliaj. Ĉi tiu revolucio ne devas dependi de la volo de iu aŭ alia grupo, sed de la tuta proletaro. Tra la provincoj, registaroj formiĝis enhavantaj membrojn el ĉiuj sindikatoj k politikaj partioj, kiuj batalas kontraŭ la faŝismo. Tial la nacia registaro, kiu sidas en Valencio, formiĝis el socialistoj, komunistoj, respublikanoj, sindikatistoj (C. N. T.) k anarkistoj (F. A. I.). Tio ne signifas, ke sindikatistoj k anarkistoj enviciĝis en politiko. Kontraŭe, jam la tempo de politiko pasis, k la sindikatoj prenas sur sin la respondecon pri la ekonomio. Jam kolektiviĝis multaj industrioj. Jam la laboristoj ekmetas la bazon por nova socia ordo.
Sed meze de tiu progresema tendenco, nia regiono, la baska aŭtonomia regiono, tute diference kondutas. Ni, la sindikatistoj, estas for el la respondeco en la registaro, kiu konsistas el 6 baskaj aŭtonomistoj (ne forgesu, ke ili estas religiemaj), 3 socialistoj, komunisto, k 2 respublikanoj. La komunisto k la socialisto fikondutis rilate la sindikatistojn; k ni ankoraŭ ne vidis kolektiviĝon ĉe iu ajn industrio en nia regiono. Kien ni iros tiel! Se kom. k socialistoj ne helpos la formadon de proletara registaro, tiel kiel ili faras en ĉiuj aliaj regionoj, ni restos izolitaj de la sociigo de l’ekonomio.
16.374.
(1) Tiu nelaŭvera informo trafis la K-don verŝajne pere de francaj ĵurnaloj. — Red.
La vorto estas kvazaŭ vojeto en maro, sed vojon postlasas la faro!
Henriko Ibsen.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 33
Interesa Sugesto
Ofte ni rimarkis en la SAT-kongresoj la ne-ĉeeston de K-doj el iom malproksimaj regionoj, aŭ el distriktoj, kie loĝas ne multaj SAT-anoj. Estus tamen dezirinde, ke la tieaj Gek-doj prenus la iniciativon por organizi foje kunvenon en sia regiono, k ebligus al unu persono la viziton al la kongreso de SAT. Mi celas Svision, Polion, Finlandon k similajn. Unuflanke mi tre ĝojus, se el tiuj landoj venus almenaŭ unu K-do al niaj ĉiujaraj kongresoj. Aliflanke, se eĉ neniu povus veni, tiam ni atingus per lingvoregionaj kunvenoj plian kontakton inter la samregionaj membroj. La Kongres-komitatoj ordinare ne akiras sufiĉe grandan sumon, por ebligi (financi) la alvenon de reprezentanto el la nomitaj regionoj. Se tio estus, mi ja tuj proponus al la O.K.K., disponigi sumeton tiucele.
10.512.
Al kio ĝi kondukas?
En Varsovio ekzistas apud-urbaj fervojetoj. Ili estas administrataj de akcia kompanio. La akcian plimulton posedas belga kapitalo. En tiu entrepreno estas laborigataj 600 personoj, kies salajron mi ĉi tie prezentas:
Nuntempaj monataj salajroj:
- Kategorio VII …….. 285 zlotoj.
- » VIII …….. 229 »
- » IX …….. 210 »
- » X …….. 194 »
- » XI …….. 184 »
- » XII …….. 182 »
- » XIII …….. 182 »
En la lastaj jaroj la direkcio dungis laboristojn por 60 zlotoj pomonate, kiuj laboras, laŭ informoj de l’gazetoj, ĝis dek-kvin, eĉ dek-sep horoj tage. La sumo estas tiel malalta [?], ke per ĝi oni ne povas vivi, sed bedaŭrinde ankaŭ ne morti. Por ilustri la vivnivelon de tiuj homoj, mi prezentas jenan prez-tabelon:
- Kilogr. da pano kostas zl. 0.35.
- Kilogr. da viando, de 1.20-2.—.
- Kilogr. butero, zl. 4.—.
- Unu ovo, zl. 0.13.
- Kg. da terpomoj, zl. 0.10.
- Loĝejo unuĉambra, de 25.— ĝis 45.—.
- Simplaj ŝuoj, de 12.— ĝis 20.—.
La sindikatoj ne kontraŭstaris energie en defendo de l’plej malbone salajrata kategorio. Dum pli ol unu jaro daŭris senefikaj traktadoj kun la direkcio. Fine ĉi tiu, vidante la nepreton batali de l’laboristoj, volis malaltigi la salajrojn ĝis 45 % (la plej alta estus 240 zl., k la malplej alta 130), k maldungi pli ol 30 personojn. Sub laborista premo la sindikatgvidantoj devis proklami strikon. Sed anstataŭ ĝin gvidi laŭ klasaj gvidpunktoj, oni, faris el ĝi la plej ordinaran naciistan aventuron. En ĝi partoprenis « la tuta nacio »; regis granda harmonio inter polnacianoj. Prenante burĝan gazeton aŭ socialistan, oni trovis ĉie la saman enhavon: « For la belgan kapitalon, Polio ne estas afrika kolonio. Polio ne estas Kongo! ». Tiaj estis la titoloj, la enhavo tute ne diferencis de tio. Nur per la titolo de l’gazeto k ĝia subtitolo oni povis eltrovi, ke temas jen pri socialistaj, jen pri burĝaj gazetoj.
Por ne paroli vane, mi citas unu fakton: La direkcio (konsistinta el poloj, kun tiaj ĉefoj kiel princo Lubomirski, do ne nur el belgoj; — ja plejmulte kulpas la direkcio, ĉar ĝi estras k laŭ ĝiaj instrukcioj k sugestoj decidas la belgoj) — kunvokis gazetkonferencon, dum kiu ĝi prezentis, kiel statas la laboristoj ĉe ŝtataj fervojoj k ĉe ili mem. El tiu ĉi prezento evidentiĝis (laŭ la ĉeforgano de la Socialista Partio « Robotnik »), ke la ŝtataj fervojistoj estas pagataj malpli alte! « Robotnik » ofendiĝinte skribis: « La direkcio en maldeca formo volis ŝajnigi, ke la ŝtat-fervojistoj estas pli malbon-situaciaj, ĉar ĝi prezentis nur simplan salajron sen premioj k aliaj aldonoj. Sed eĉ se tio estus vera, la direkcio devas memori, ke unuflanke laboristoj laboras por belga privatkapitalo k sur la alia flanko por la Ŝtato… »
Ĉu tio ne estas edifa? Pri kiu ŝtato do temas? Pri faŝista. Sed tio ne gravas al la redaktoroj ĉe la socialistaj gazetoj, ĉar ĝi estas la pola ŝtato. Mi ĉi tie ne korektos, kiu havas pli bonan situacion, ĉar mi ne scias kiel la ŝtato pagas siajn fervojistojn, sed la pola ŝtata poŝto (do nek privata, nek belga, sed pola) pagas al oficistoj kun supera klerigo dum la ses unuaj monatoj zl. 120 (el kiu sumo oni ankoraŭ forprenas 15 zlotojn por diversaj asekuroj, k t.n. referanto (pli supera oficisto) ricevas 200 zl.
Mi demandas, ĉu tia agokonduto estas honesta en proleta k socialista (do klasbatala) movado? Ne! Ni esp. proletoj, kiel plej bonaj internaciistoj, devas kontraŭbatali tiun ĉi sistemon, ĉar ĝi estas akvo por la muelejo de l’faŝista k naciista propagando. Ĝi estas preparo de spiritostato por nova mondmilito. Se ni volas eviti ties okazigon k diversspecajn hitlerismojn, ni devas anstataŭigi la naciecan spiritostaton per klasbatala.
Proleto.
[REKLAMO p.3] Poŝtistoj — Telefonistoj — Telegrafistoj Via fakorgano INTERLIGILO DE L’P. T. T. festas sian 15-an eldonjaron k disdonas al ĉiu agema kolego senpagan abonon por plena jaro. Skribu simple vian nomon, fakon k adreson sur simpla poŝtkarto filatelie afrankata: vi ricevos la surprizan informon. Petro FILLIATRE, gvidanto-fondinto de Interligilo de l’P.T.T. 324, rue Lecourbe, Paris XVe.
1871 – 1937
[BILDO p.3 | 33,48,85,78] Foto: monumento al la Pariza Komuno — muro el ŝtonblokoj kun reliefa skulptaĵo de virina figuro; antaŭ la muro preterpasas knabineto en blanka vesto.
La 18-an de marto ni memoris la starigon de la Pariza Komuno, en la jaro 1871, kiu okazis, dum ankoraŭ la germana armeo ringe sieĝis la urbon. La klopodoj vivigi reĝimon de justa sociordo en Parizo, dum militotempo, estas karakterizitaj de Karlo Marks kiel unua provo realigi en la praktiko la regadon de l’Laboristaro. La eksperimento daŭris nur du monatojn. Ĝi estis en sango dronigata de la reakcio, de la blankaj armeoj de Tjer (Thiers). La epopeo de la unua komuno estas ombrumita en tiu ĉi jaro per la epopeo de la Civilmilito en Hispanio, alia epopeo de popolo, kiu kontraŭstaras kuraĝe la blankan armeon nia-epokan, ĉar ĉi tiu popolo estas decidinta regi mem sian propran destinon.
Skribistoj ne rezistos la tenton fari paralelojn, komparojn inter la unua komuno k la okazaĵoj de l’nuna epoko. SAT-anoj ankaŭ kun profito analizos la rolon, kiun ludis la nocio « Nacio » (nacia defendo, kc) en la pariza komuno, kie la popolanoj (federitoj) akuzis Tjer’on traktantan kun Bismark, pri perfido je la Nacio — k paralele la rolon, kiun ĝi komencas ludi en la hispana milito. Sed antaŭ la terura buĉofero mutiĝas pedanta rezonemo, k memorante dolore la dekmilojn da viktimoj de la pariza komuno, ni pensas kun angoro pri la centmiloj da viktimoj el 1936 k 1937 transe de la Pireneoj.
Noto: Nia bildo prezentas monumenton al la Komuno; ĝi ne estas la « Muro » mem, sed kopio ĝia, kie estis ekzekutataj en majo 1871 kelkaj centoj da defendantoj de la Komuno. Ĝi troviĝas en parketo, kiu apudas la tombejon, kie okazis la lastaj bataloj de la komunanoj. Je proksimume 200 metroj de tiu loko kuŝas la sidejo de SAT. (Fotis: K-do Bubo).
— pàgina 4 —
34 — SENNACIULO
Ĉe la Labor. Esperanto-Asocioj
La Federacio de Lab. Esp.istoj en la regiono de la nederlanda lingvo daŭre k sane kreskas. En 9 jaroj ĝi kreskis de 75 al 4586 membroj. En la pasinta jaro aliĝis 628 novaj anoj. Fondiĝis 27 novaj sekcioj, tiel ke ni nun havas 152 sekciojn. La eldonnombro de nia organo « Laborista Esperantisto » pliiĝis al 7500 ekz. Krom tiu ĉi organo, kiu estas dulingva, ĉiu membro ricevas senpage « Sennaciulon ». Por lingve kapabligi siajn anojn, la Federacio eldonas « fakan » gazeton, « La Progresanto » en kiu estas prizorgataj lingvorubrikoj. Apartan atenton ni turnis al la problemo por kapti la junularon en nian movadon. Fondiĝis Infankomitato, kies tasko estas krei organizan ligon inter la infanoj. Momente funkcias 52 kursoj por infanoj kun 1000 kursanoj. Aparta infangazeto « La Vojo », riĉe ilustrita k kun esp.-kurso, havas jam 900 abonantojn. Intensa k sistema propagando, kiu kulminis en la « Verda Monato » (septembro) efikis, ke estiĝis 310 kursoj kun 4500 kursanoj. La sekcioj aranĝis 100 ekspoziciojn k 80 propagandajn kunvenojn.
En kunlaboro kun VARA, Hilversum, la Federacio prizorgas esp.-elsendojn, kiuj okazas regule ĉiudekkvartage, sabate. Multaj organizoj, sindikatoj, ktp. petis k akiris helpon por aranĝi k gvidi esp-kursojn por siaj membroj. En kunlaboro kun la neŭtrala organizo « La estonto estas nia » fondiĝis la Generala Nederl. Esp. Ekzamena Komitato, kiu ekzamenis jam kelkcenton da kandidatoj por A. k B.-diplomo (tio estas laŭlingva [?] k instruista kapablo).
Apartan noton meritas nia Libro-Servo, kiu mem eldonis plurajn gravajn verkojn. En « La verda monato » ĝi eldonis 5.000 afiŝojn. Trafa faldfolieto estis eldonata en 100.000 ekz., same kiel sigelmarko. Du broŝuroj « Kial Esperanto » k « Esperanto k la lab. junularo » aperis respektive 10.000 k 5.000 ekz. La jaro 1936 estis por la federacio jubilea jaro, ĉar ĝi ekzistis 25 jarojn. Memore al tio estis eldonata Jubilea Libro, en kiu eminentuloj diverstendencaj kunlaboris. La Jubilea Kongreso, kiu okazis dum pasko en Hago, estis vizitata de 1300 personoj. Multaj funkciuloj el la neesp-ista movado montris sian interesiĝon pri esp-o per sia ĉeesto en la kongreso. La sekvonta Federacia kongreso okazos paske en Gent, Belgio. Ni atendas denove proksimume 1000 personojn.
Resume ni povas konstati, ke la Federacio de Lab. Esperantistoj en la pasinta jaro aktive k energie laboris. La jarraporto aperis en esp-o en « Laborista Esperantisto » de januaro. Tiuj, kiuj interesiĝas pri ĝi, povos peti senpagan ekzempleron al: Federacio de laboristaj Esperantistoj, Postbus W. 6 Amsterdam, Nederlando.
G. Vrees.
Ni renversu la miljaran pesilon de la antaŭjuĝo k egoismo k deklaru nin solidaraj kun la VENKITOJ. Ni estu ĉiuj venkitaj ĝis kiam ne plu ekzistos la vorto VENKO nek VENKINTOJ.
Panait Istrati.
[REKLAMO p.4] SENNACIECA REVUO (NOVA SERIO) komencis sian kvinan jaron per riĉenhava, bele ilustrita numero 16-paĝa, kun ampleksa informa parto pri tutmondaj okazintaĵoj k krom la kutima literatura k scienca parto tre valoraj. Aĉetu la martan kajeron de SENNACIECA REVUO por 2.25 frankoj fr. aŭ egalvaloro. (Jarabono sur la bazo de 25 francaj frankoj) SAT, 67, avenue Gambetta, PARIS-20
Kontraŭ milito k militismo
Ne ekzistas pli nobla tasko ol krei en la mondo fratan pacan reĝimon. En homaro minacata denove de la krima militfrenezaĵo, ne estas pli urĝa tasko. Kuraĝe k ne laciĝante, necesas rememorigi al la popoloj la kondiĉojn de la vera paco. Hodiaŭ pli ol iam gravas, ke bonvolemaj homoj, povantaj vidi nur rapidan proksimiĝon al neevitebla milito en la nuna armita paca reĝimo starigita aŭ plifirmigita pretekste de pacdefendo, kunigu siajn penojn en komuna agado por bari la malfeliĉegon. La kondiĉo de l’paco neniam estos milito, eĉ nomita liberiga aŭ revolucia. La kondiĉo de l’paco estas la interpopola justo, la rezigno al la milito dum la nuna tempo.
Por proklami tiun idealon k serĉi la rimedojn, por konvinki pri ĝi la homojn, la KUNIĜO INTERNACIA KONTRAŬ MILITO K MILITISMO estas starigita. Tiu Kuniĝo celas kunordigi la klopodojn de ĉiuj pacistaj asocioj k individuoj de la mondo. Jam iuj bone konataj eminentuloj certigis al la Kuniĝo sian subtenon; inter ili J. Buskes, Gandhi, Tagore, Aldous, Heksli (Huxley), Bertrand Russel, J. Giono, G. Pioch, A. Melissa Graves, H. Roland-Holst, Ellen Hörup, Lily Heber, k. a. Same grandaj internaciaj k naciaj asocioj tuj aliĝis.
La Kuniĝo Internacia kontraŭ Milito k Militismo okazigos sian unuan tutmondan kongreson de la 1- a ĝis 5-a de aŭgusto 1937 (Parizo). Kvin punktojn ellaboris Internacia Organiza Komitato. Ili estas la bazo de l’studa k agada programo de la Kuniĝo. Cetere, la Komitato ne sin apogis sur iuj antaŭjuĝoj atribuitaj al la tutmonda pacista movado.
La punktoj estas: 1) Por Militista k morala senarmiĝo; 2) Por politika, ekonomia k socia justo inter popoloj, kiel fundamenta kondiĉo de absoluta paco; 3) Kontraŭ deviga militservo k ĉia militismo; 4) Kontraŭ milita, industria k socia preparado cele al tuteca milito; 5) Por tuja liberigo de la 500 militkontraŭuloj nun enkarcerigitaj en diversaj landoj.
La Kongreso ne celos la absolutan neperforton. Ĉiuj, kiuj akceptas la kvin punktojn, povas ĝin partopreni. Ĝi kontraŭstaras ĉiujn militojn, ĉu inter nacioj, ĉu inter rasoj. Koncerne enlandan militon, malsamaj opinioj estas eblaj. Tamen, ĉiuj diversaj tendencoj rajtos klare esprimiĝi pri la metodoj uzotaj en la batalo por socia justo. La Internacia Komitato de K.I.M.M. estas prezidata de F. Challaye, sidas en Parizo, 30, rue Joubert, 9a). Ĝi uzas esperanton por siaj internaciaj rilatoj k eldonis flugfolion esp-lingvan.
Nova sukceso!
Preskaŭ ĉiuj societoj, kluboj k rondetoj esperantaj, por pli vigligi la movadon k veki la intereson inter sia anaro, faras diversmanieran propagandon, agas laŭ plej bona k efika metodo k laŭ propra sperto, por interesi pri la gravo de esp-o la proletaran amason. Laborista esperanta societo en Zagrebo, kiel centro de tuta Jugoslavio fondita antaŭ tri jaroj, post sia fondiĝo tre vigle eklaboris k la rezultoj jam nun estas videblaj. La societo okazigas kursojn, paroladojn k ekskursojn. Unuafoje de sia ekzisto, la societo decidis aranĝi « Letervesperon », kiu okazis la 6-an de februaro grandsukcese, je kontento de ĉiuj ĉeestintoj, kiuj kun granda intereso aŭskultis la legadon de diverstekstaj leteroj k poŝtkartoj k tiel estis informataj pri la vero de l’ pacismo de la tutmonda proletaro: nome ke nur per esperanto oni povas kontaktiĝi kun ĉiuj mondpartoj, ĉar nur la lingvo internacia ne konas landlimojn.
Ni ne povas ne diri la veron, ke geesp-istoj el multaj landoj konsciis sian kamaradecan devon k per abunda materialo sendita al ni vere sukcesigis nian aranĝon. Aparte estas salutinda la faro de K-doj el Nederlando, kiuj plej multnombre alsendis materialon, kiuj sin montris kiel veraj Zamenhofanoj k kies landon oni povas nomi Esperantujo.
La leteroj k p.k. estis ricevitaj el jenaj landoj: Nederlando 56, Svedio 20, Aŭstrio 12, Anglio 6, Francio 5, Ĉeĥoslovakio 5, Belgio 2, Norvegio 2, Sovetio 2, Finlando 2, Hispanio 2, Bulgario 1. Al K-doj, kiuj esprimis deziron korespondadi, ni povas respondi, ke ni disdonis la adresojn al ĉiuj niaj Ge-kdoj por nepre respondi, k ni esperas ke la jugoslavaj K-doj tion plenumos; sed ĉar ni ne povis por ĉiu trovi korespondanton, ni petas vin, karaj eksterlandanoj, ne ofendiĝi.
Pro la tre abunda materialo k por ŝpari grandan sumon, kiun la societo devus oferi por poŝtelspezoj, ni decidis ne respondi al ĉiu ope, sed ni tion faras kolektive pere de la gazeto, k ni petas la Gek-dojn pro tio pardoni al ni. La komitato esprimas koran dankon al ĉiuj Gek-doj, kiuj helpis nin.
L.E.S. (Zagrebo).
Dialogo
Knabo (verŝajne el Nederlando, kie la infanmovado esp-ista organiziĝas):
Kial tiel multaj nomoj el diversaj landoj estas notitaj ĉi tie, en la gazeto, pro donaco de monsumoj?
Patro: La koncernaj donacintoj opinias, ke la SAT-gazetoj devas havi pli fortan dors-apogon financan, ke SAT devas havi la eblon eldonadi belajn librojn, entrepreni novajn taskojn…
Knabo: Sed ĉu vi ne pagas ĉiujare kotizon al SAT; ĉu ĝi do ne sufiĉas?
Patro: Certe, mi pagas jarkotizon. Sed ĝi estas tiel kalkulita, ke ĝi kovras ĝuste la kostojn por la gazetoj, Jarlibro, administra servo. Se ni volas, ke SAT marŝu firme antaŭen, ni devas ĉiam esti pretaj oferi iom pli, alporti specialan monhelpon. Pri ĝi la SAT-administracio kvitancas en tiu ĉi listo, kiun vi trovas en ĉiu n-ro de « S-ulo ». Ĝi estas honora tabulo, ĉar ĝi atestas, ke multaj agas kun oferemo por la kreskigo de SAT. Tia asocio, vivanta ekskluzive per la moneroj de laboristoj, povas prosperi nur, se kunlaborado estas efektiva sur la morala k la materiala kampoj, tio signifas: se la
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 35
SAT-anoj alportas sian ideán kunlaboron (en la gazetoj ekzemple) k ankaŭ sian specialan monhelpon,… kiam tio eblas.
Por ŝtopi la Breĉon
54. LISTO
SAT-ano 11020, Stokholmo …… fr. fr. 108.— G. D., Arnhemo …… » 5.60 Londonano …… £ 1.— Nynäshamna klubo « Laborista » …… sv. kr. 5.— Barcelonano …… fr. fr. 7.— Erbaro, Paris …… » 5.— K. Osterholm, Malmö …… » 18.65 M. Roux, Charbonnières …… » 10.—
Esp-o inter la Junularo
Ke la Federacio de Lab. Esp-istoj nederlandlingva estas plene konvinkita pri la granda signifo de l’tutmonda akceptiĝo de esp-o fare de la junularo, tion montras al vi la fakto, ke dum ĝia lastjara kongreso en Hago fondiĝis Infankomitato, kies tasko estas plene sin okupi pri tiu ĉi nomita grava problemo. Ĉar el la ĝis nun ricevitaj informoj evidentiĝas, ke la tuta porinfana laboro troviĝas ankoraŭ en embria stato, ni ĉi-loke aŭdigas seriozan alvokon al ĉiu celkonscia esperantisto.
Komprenante, ke sen internacia kunlaboro nia laboro baldaŭ senvaloriĝus, ni pretas konsile k age helpi niajn eksterlandajn K-dojn; eĉ tiom pli volonte ni faras tion, ĉar ni ne povas malhavi kunlaboron el tutmondo.
Unua bona ekpaŝo en la porinfana laboro estis, post fondiĝo de l’komitato, la eldono de « La Vojo », monata infangazeto, en kiu nuntempe presiĝas riĉe ilustrita elementa kurso internacie uzebla, kiu post la unua apero en la nomita gazeto estos eldonita libroforme. Tiele aperos la tuta verko, konsistanta el tri volumoj k verkita de instruistino A. Rebers.
Krom tiu kurso, la gazeto enhavas rakontojn, enigmojn k poemojn, ĉio porinfana. Sed por ke la gazeto vere enhavu internaciajn legaĵojn, ni tre ŝatus eksterlandanan kunlaboron rilate rakontojn, spritaĵojn (el infana mondo), priskribojn rilate la vivon, kutimojn k ludojn de k pri infanoj, fotojn pri kursoj k ekskursoj de infanoj ktp. Resume, rilate ĉion, kio povas interesi niajn etulojn. Ĉar baldaŭ pli ol 500 infanoj nederlandaj praktike volas uzi nian lingvon, oni havigu al ni adresojn de korespondemuloj (10-15 jaraj). Informojn pri kurs-aranĝoj k ĉio rilata la organizan flankon ni danke akceptos. Ni reciproke pretas informcele helpi.
Karaj Gek-doj! Plendetale informu nin, por ke nia posteularo uzu nur universalan interkomprenilon, pro kiu ili nur povos danki nin. Ĉiuj kunlaborontoj bonvolu rekte interrilati kun la Sekretario de l’Nederlanda Infankomitato, W. Borsje, Multatulistr. 29, Rotterdam-W., kiu ankaŭ volonte akceptos adresojn de infankomitatoj, kursgvidantoj k ankaŭ infanamikoj, por povi interrilati kun ili.
Pri abono al nia infangazeto LA VOJO oni sin turnu al la administracio, Postbus (W) 6, Amsterdam. Jara abonprezo (12 n-oj 8-paĝaj): 0.65 gd. aŭ 5 resp. kuponoj. Por unu n-o unu resp. kupono (antaŭpage).
[REKLAMO p.5] Mendu ĉe SAT la broŝuron: Verema Raporto pri la German-Molsa Milito. Historietoj libere rerakontitaj de P. Th. Justesen (Eldono de l’aŭtoro). 24 pĝ. Prezo (afrankita) 3.— fr. fr.
NOTINDAĴOJ
En la Honorkomitato de la Konferenco « Esperanto en la moderna vivo » (14-17. majo) eniris 16 ministroj de la nuna franca registaro, inter ili la ĉefministro L. Blum. La aranĝoj por la konferenco antaŭvidas la partoprenon de 1000 personoj.
Jam de 1929 ekzistas Ligo Internacia de Esp. Ĵurnalistoj, kies prezidanto estas s-ro W. Sonnenberg-Fedorovski (Stalinsk. obl. Post Donbass, Rudnik Buross, USSR). Gen. sekretario: d-ro Jahn Anker-Pettersen, Duestien 14, SKIEN, Norvegio. Ĉi-lasta akceptas artikolojn ĉiaspecajn (por la neesp-a tutmonda gazetaro), ankaŭ rakontojn, k rekompencas al la verkistoj laŭdezire. Informojn donas la sekr. kontraŭ resp. kupono.
La Nov-Historia Societo (adr.: 132 East 65 th Street, Nov-Jorko, N.Y.) esploras la profundajn kaŭzojn de la militoj k publikigas interesajn komunikojn, kiujn ĝi ricevas pri la problemo « Kiel la popoloj de la Tero povas efektivigi la universalan malarmadon? ». Ĝi aranĝas pri tiu demando tutmondan konkurson k disdonos 45 monpremiojn. La verkaĵoj ne devas superi 2.000 vortojn k esti maŝinskribitaj unuflanke de folio aŭ manskribitaj tre belskribe. Kun nomo k adreso de l’partoprenanto k marko « Prize Competition ». Konkursfino: 1.5.37. Lingvoj allasataj: la ĉefaj naciaj lingvoj (inkluzive holandan), bedaŭrinde ne — esperanto.
La Komercista Esperanto-Unio (Centro: Friedr. August-Str. 4, Dresden-Radebeul) ricevis kiel sola esp. societo en Germanio la permeson daŭrigi sian laboron. Vivu la negoco!
En nia movado
(Kroniko)
ALĜERIO. La alĝeraj SAT-anoj starigis esp. kurson kun sukceso, kun la helpo de PACA RONDO ĉe la ejo de l’Popola Universitato, 4, strato Négrier, Alĝero; lernontoj estas ĉiam plezure akceptataj. Alĝeriaj SAT-anoj rilatu kun K-do Noël Barbry, 14, rue Denfert-Rochereau, Alger.
BRITIO, Lidzo (Leeds). SATEB havas nun 30 membrojn ĉi-loke, el kiuj 17 estas SAT-anoj. La ĉi-jaraj aspirantaj membroj estos aktivaj por 1938. Neniu el la kursanoj, kiuj komencis lerni la 6. okt. lastjare, forlasis la kurson, k kelkaj el ili jam abonas « S-ulo » n. (6255). — Manĉestro. La SAT-kongreso efikis forte sur la kooperativajn potenculojn. K-do Roberts instruas ĉi-loke en la vera koro de la movado, k lastatempe la tuta kooper. edukada komitato inspektis la kurson. La lernantoj sciis impresi la Komitaton, konsistantan el gravuloj ĉe la fonto mem de la mondkooperativa movado. Kooperativanoj-SAT-anoj, kion vi pensas pri la restarigo de l’SAT-Koopera Fako? Certe la Roterdama Kongreso prezentas bonan okazon al la kooperanoj tiucele kuniĝi en faka kunveno. Kiu iniciatos la aferon?
NEDERLANDO. En Utrehto stariĝis SAT-rondeto, post parolado de K-do B. Vels k aliĝo de kelkaj anoj. La rondo intencas propagandi por SAT en la tuta FLE-distrikto. Provizora sekci-peranto: K-do H. A. v. Dijk, Tromstr. 54, Utrecht.
POLIO. En Krakovo okazis la 14-an de febr. malgranda kunveno de prol. esp-istoj, k ili decidis fondi lab. klubon kune kun ruĝaj skoltoj; en la 27-a de febr. okazis dua kunveno kun 30 anoj, je kiu fondiĝis la L.E.K. ĉe societo de Lab. Universitato en Polio. Do, post preskaŭ 2-jara interrompo denove funkcias lab. esp. movado ĉi tie. Estro de l’klubo: K-do Dzivlik Stefan.
SVISIO. La 8-a Kongreso de l’svisaj lab. esperantistoj okazos la 28-an de marto en Lozano (Cercle Ouvrier), je la 10-a horo. Post matena akcepto ĉe la stacidomo okazos la kongresa kunsido, poste komuna tagmanĝo k posttagmeze promenado tra la urbo. Dum la kongreso okazos ekzamenoj pri elementa lernado. Oni anoncas sin al: K-do A. Buttet, 9, av. Floréal, Lausanne. (Laŭ « La Semanto »).
Tra la Esperanta Gazetero
Ĉu la « esperanto-avineto » malindiĝis
En « Esperanto » (Genevo) de februaro ni trovas jenan sciigon (reproduktitan kun ĉia rezervo, sed kiu ja meritas mencion, se ĝi baziĝas sur vero, k kiu ŝajnas al ni sufiĉe kredebla): « … la tiom honorata sinjorino (Tuŝinski, en Dancigo, nomita « esperanto-avineto », — red.) ne plu interesiĝas pri esp-o. Ni aŭdis de samideano fidinda, reveninte de Danzig, ke S-ino T. aliĝis al la ideoj de l’Nacisocialismo, dirante ke en Adolf Hitler ŝi rekonas personiĝon de Dio… » Laŭ popola diraĵo « ŝia cerbo iris promeni » k konfirmiĝas proverbo: « maljuno ne ŝirmas kontraŭ malsaĝo ».
Esperanto-gazeto prostituas sin antaŭ Naciismo
En « Hungara Heroldo » (n-o 1), febr., aperis sub titolo « Ni funebras » flat-artikolo al mortinta ministroprezidanto Gyula Gömbös. I. a. ni trovas jenon: « … Li estis fanatika hungaro, kiu superante la ofte bagatelajn ondojn de la taga politiko, rigardis k direktis la hungaran estontecon malproksiman. Li firme kredis en la vivkapablo k historia destino de sia raso; la hungara popolo… », ktp, ktp. Ĉi tie la vorto fanatika ricevas laŭdan sencon, k la vorto raso estas uzata en senco, kiun ĝi ne havas en la esperanta lingvo (kvankam ekz. en la franca). La hungara popolo ne formas rason; ĝi simple estas miksrasa nacio aŭ gentaro.
Sugestoj pri la movado el Hispanio
En la 4-a n-o de l’Informa Bulteno de P.O.U.M. (Rambla Estudis, 10, Barcelona) iu K-do faras proponojn rilate la disvolvon de l’esp-a afero en Hispanio. Li konstatas, ke nuntempe oni faras multe da peresp-a laboro, sed tute forgesas la poresp-an. « Ĉiuj proletsindikatoj k partioj radias esp-lingve en ĉiuj revoluciaj urboj el Hispanio. Ĉiuj partioj k sindikatoj revoluciaj ankaŭ eldonas esp. bultenojn, ĉar tiuj partioj k sindikatoj nun estas tre riĉaj. Kiuj restas malriĉaj kiel antaŭe k eĉ pli, ĉar nun ili estas forgesataj k oni ne pagas la kotizojn, estas la grupoj k esp-aj ligoj. Ĉi tiuj ne povas aperigi la bultenojn k revuojn, malgraŭ ke tiuj ligoj k grupoj restas fidelaj al la Revolucio. » La K-do proponas eldonon de ampleksaj k seriozaj revuoj en esp-o je la servo de l’Soc. Revolucio Hispana. « Ni opinias, ke la nuna peresp-a propagando estas ne tiel efika kiel ĝi estus, se ni kunlaborus intime k persiste en esp. fronto. »
Sen troigi la valoron de l’peresp-a laboro farata nuntempe en Hispanio, ni tamen opinias ĝin interesa k pristudinda eksperimento. Ni certe konsentas kun la supra K-do, ke pro tio la poresp-a laboro ne devus esti flanke lasata: tiuj, kiuj restis en la urboj, devus plue aranĝi kursojn, k vigligi la gruplaboron, starigante la daŭran kontakton kun la anoj, kiuj militas.
De nun la informbulteno de POUM aperas duonmonate presite (sama formato k amplekso kiel « Popola Fronto ») sub titolo « La Hispana Revolucio » (supra adreso; administranto E. Karpi, str. Rosal 87, Barcelono; 6-numera abono: 4 resp. kuponoj). La enhavo estas interesa, sed la lingvaĵo havas multajn mankojn, pri kio cetere konscias la redaktantoj k petas senkulpigon.
— pàgina 6 —
36 — SENNACIULO
Esperantistaj martiroj
« Heroldo » (n-o 8) komentas la fakton, konfirmitan de diversaj flankoj, ke la faŝistoj mortpafis en Kordobo (Hispanio) ĉiujn esperantistojn senescepte, pro ilia esperantisteco. Teo Jung skribas: « Oni povus kompreni la furiozadon kontraŭ esp-o k esp-istoj, se nia lingvo estus rezervita por unuflanka uzado al unuflanka politika partio, al difinita rasa aŭ religia tendenco. » Nu, vere, kiel Jung diras, esperanto apartenas al ĉiuj, kiel radio-aparato aŭ telefono. Sed li tamen devus ekkoni, ke esperantismo k faŝismo estas tute kontraŭaj aferoj, k ke la plimulto el la esperantistoj estas ankaŭ esperantismanoj (t.e. ne nuraj uzantoj de teknikilo). Tiam li pli bone komprenus la ŝajne tiom nekredeblan aferon!
La « fidinda » Internacia Esp. Ligo
La ĉefdelegito de Internacia Esp. Ligo por Portugalio, s-o Carreira, en alvoko publikigita en la sama n-o de « Her. » klarigas, ke « la kontraŭstaro de nia registaro estas nur provizora, ĉar ĝi certe estas informita de siaj agentoj, ke esp-o, sendanĝera k neŭtrala en Italio, Anglio, en Svedio k.a. landoj, ne estas ofendema k detrua en nia lando. Oni ne permesas al ni kunveni; sed oni ne malpermesas, ke ni ĉiuj aliĝu al fidinda k senpartia asocio kiel Internacia Esp .Ligo. » Fidinda? Kiurilate do? Ho jes, rilate servemon k submetiĝemon al faŝistaj diktatoroj (oni legu la protokolojn pri la kongresoj en Kolonjo, Romo, Vieno…)! Tia atesto pri fidindo, ŝajnas al ni, devus tuŝi iom malagrable iujn (certe ne ĉiujn!) membrojn de I.E.L.
Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu
En « Sur Posteno » (febr.) oni estas tre malkontenta, k oni ne kaŝas sian kolereman spiritostaton. Ekzistas ja kialoj por ĉagreniĝo. Ni citu kelkajn el ili: 1) La « negativa sinteno » de SAT ĉe la kongreso de Manĉestro, ĉar ĝi havis kiel pozitivan rezulton rimarkindan kreskon de la SAT-anaro en Britio k kreis atmosferon de simpatio por nia Asocio. 2) La « nobla ago » de l’nederlandaj IPE-anoj, likvidi sin, ne estis sufiĉe atentata k alte taksata de SAT k FLE, kiuj vidas en tio nur la normalan konsekvencon el la reala situacio. 3) La « specifaj cirkonstancoj » en Nederlando ne permesas la detruon de SAT, pro kio oni sin venĝas per etaj malicaĵoj: « SAT estas nura filio de nederlanda LEA » (tiel!!). 4) La unuiĝo en Francio per starigo de FET ne estas tiom facile eluzebla por la interesoj de IPE, kiom oni esperis: ja la malbenitaj SAT-anoj partoprenas aktive en la gvidado de l’asocio k frapas sur la malpurajn fingrojn al tiuj, kiuj provas agi kontraŭ aŭ ekster la federacia statuto komune k unuanime akceptita.
Novaj eldonaĵoj
« Esperanto-Nippon » nomiĝas aldona folio en esp-o al la anglalingva « Nippon-Guide » (4 pĝ., Adr.: H. Ohtani, The Nippon-Guide Sha, 3, Iwamoto-cho, Kanda, Tokio; jarabono 10 resp. kuponoj). La gazeto propagandas por japana kulturo k industrio k enhavas kelkajn interesajn mallongajn informojn, i.a. tiun, ke novkultura teatro Ŝin-Ĉukiĝi intencas prezenti sur scenejo la vivon de Zamenhof (en la teatra trupo partoprenas fervora malnova esp-isto).
« Gazeto de Ameriko » estas eldonata en Rio de Janeiro (Brazilio) (1), kiel semajna tutamerika esp. ĵurnalo (politike, religie, filozofie k naciece neŭtrala) depost januaro (ni ricevis du n-ojn). 4 paĝoj grandformataj. Fotoj de sudamerikaj k usonaj eminentuloj. Novaĵoj pri la movado esp-ista. Literatura parto. Se oni konsideras, ke ĝis nun la Brazila esp. gazeto povis aperi nur dufoje jare, oni povas mezuri la progreson; ni eble ĝuste divenas, ke influhavaj personoj (registaranoj) financas la novan entreprenon, kies pluigon necesas atendi, por povi formi al si juĝon definitivan.
(1) Admin. adr. provizora: Av. Marechal Floriano, 212, Rio de Janeiro, ĉe Braz. Ligo Esp-ista. Provn-o kostas 2 resp. kup.
Komuniko de la Sennaciista Frakcio
De kiam K-do Lanti penetris en la regnon de l’mikado, li tute formalaperis el niaj okuloj. Kelkaj el liaj intimuloj asertas eĉ, ke kun lia adaptiĝo al la vivo k la moroj de Japanio estingiĝis tiu nomo, sub kiu li akiris sian famon tra la mondo: Lanti. Kaj ke en ĝia loko renaskiĝis lia origina familia nomo: Adam (1). Sed kia ajn estu la vero pri tiu afero, tio ne ŝanĝus la fakton, ke lia ido, la sennaciismo, vivas. Jam kelkaj centoj da homoj, disaj tra la mondo, plene konvinkiĝis, ke la internaciismo ĉiarilate fiaskis. Ĉiutage faktoj elmontras tiun fiaskon. Internaciistoj estas en realo nur senkonsciaj naciistoj. Cetere aliel ne povas esti, tial ke la lingvo, la medio, la edukado naciigas la homojn ekde la lulilo. Ni ĉiuj portas en nia spirito naciecajn mikrobojn. Kaj nur per klara konscio pri tio, per uzo de laŭcelaj kuraciloj ni povas ties aĉajn efikojn malhelpi. Unu el la plej efikaj k nepre necesaj serumoj por senpovigi naciecajn bacilojn, estas esp-o k ĝia kiom eble plej ofta praktikado k aplikado. Tial la sennaciistoj konsideras kiel devon fariĝi perfektaj esp-istoj. Per tio ili fariĝos plie la plej bonaj subtenantoj de nia komuna, ekstertendenca Asocio. Neniu SAT-ano sekve devas rilati indiferente al nia tendenco; ĉiu legu aŭ relegu la verkojn de K-do Lanti, speciale « Naciismo »-n (Prezo: 7.20 fr. fr.) k « Manifeston de la sennaciistoj » (Prezo: 1.50 fr fr.). Samokaze ni sciigas, ke ni havas ankoraŭ ekz-ojn de Herezulo (n-oj 7/8) — prezo: 2.— fr. — k provizon de « Ĉu Socialismo konstruiĝas en Sovetio? », (pr.: 3.— fr.) verko kies pravon montras ĉiutage faktoj.
LA SENNACIISTOJ ALCELAS LA DETRUON DE LA NACIECOJ K SUBTENAS ĈION, KIO EFIKAS TIACELE.
Rilate al ĉio, kio koncernas la S. Frakcion, oni bv. sin turni al K-dino R. Roberts, 1 Caister Ave., Whitefield, Manchester (Britio).
(1) Rilate tiun « metamorfozon » ni opinias utile raporti jenon: En la j. 1922 aperis en ESPERANTO, organo de UEA, nekrologa noto pri la sinmortigo de E. Adam, tiama redaktoro de « Le Travailleur Espérantiste ». Kaj samtempe « naskiĝis » E. Lanti, kiu kvazaŭ heredis je la sinmortiginto. Ni emas pensi, ke, se Lanti formalaperis, Adam renaskiĝis…
Kvankam ni scias, ke K-do Lanti fariĝis tre pesimista k senkuraĝigita sekve de la atakoj, kalumnioj k insultoj, kiujn li devis elsuferi fare de tiuj, kiuj faris skismon en nia movado k penis — sed sensukcese — detrui SAT-on, ni ne kredas, ke nia K-do imitis la francan socialistan ministron Salengro. Ĉi tiu ja ne povis elporti kalumnion rilatan al patriota konduto k tute ne al klaskonscieco. Pli vere, ni estas konvinkitaj, ke li estas el tiuj Reaperantoj, kiuj post longa vagado ekster nia vidosfero subite reekstaras antaŭ ni, pretaj por nova aktiveco. Dume ni povas diri, ke ni ricevis el Tokio siatempe leteron, per kiu li petis ke oni ne plu konsideru lin kiel aktivan SAT-anon. (Se iuj havas pli precizajn informojn pri la spirita patro de SAT, ni petas por komuniko k antaŭdankas).
KORESPONDADO
BELGIO Juna sekretario de regiona sindikato dez. kor. kun samfakanoj., pri Metallab. vivo, junulara klubo, ĝia interna strukturo k vivo, interŝ. de propagandmaterialo, afiŝoj ktp. Adr.: K-do L. Libouton, Sindikato de Metallaboristoj, Palais du Peuple, Charleroi.
ĈEĤOSLOVAKIO 4 modellignaĵistoj dez. koresp. individue aŭ kolektive pri div. lab. temoj, interŝ. Pl, PM, gaz. Resp. gar. Skribu al: J. Krüta, Na Plouhych Zahonech 12, Plzen XI.
FRANCIO. 25-jara K-do dez. koresp. pĉt. [?] kun Sovetio, Finlando, Latvio. E. Philippe, S. I. St-Jean d’Aulph (H-te Savoie).
NEDERLANDO Du K-doj dez. kor. kun eksterl. K-doj pri ĉiuj temoj. Nepre respondos. Adresoj: J. den Buiterlaar, Onder de Waal 93, k E. den Hartog, Molendijk 146, (ambaŭ) Krimpen a. d. Lek. Du komencantoj volas korespondadi kun Gek-doj eksterlandaj. Adreso: J. Postma, Iepenlaan 45, Halfweg (N. H.).
NORVEGIO Nove fondita laborista esp-grupo « Fremad » dez. koresp. kun esp. grupoj ĉiulandaj. Resp. garantiata. Adr. Box 187, Trondheim.
SVEDIO. Du svedoj dez. koresp. kun Gekamaradoj el la tuta mondo. Börje Johansson (35-jara), Magnebergskroken, 3, Enskede; Vilmer Jonasson (21-jara), Söderörnsvägen, 312, Enskede.
MEMORNOTO
REPRESIS EL « S-ULO »: Le Travail, Verviers, 23.2. (parol. de Fimmen); Salajro-laboristo, Helsinki (semajna sindik. gaz.), 26. 2. (parol. de Fimmen).
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 11., 18., 25. 2., 4. 3 (kurso); Le Travail, Verviers, 8.2.; Le Jeune Pionnier, Bruselo, dec.; Le Peuple, Bruselo (centra eld.), 16. 2.
PERESPER. MATERIALON APERIGIS: Le Combat Syndicaliste, Paris, 19. 2.; The Freethinker, London, 21. 2.; L’Ecole Emancipée, Marseille, 21.2.
NIA POŜTO
19514. — Ni bedaŭras, ke vi penis por traduki « Letero el Parizo », kiu povas esti interesa por la legantoj de ĉiutaga gazeto en Bonaero, sed ne por nia, ĉefe eŭropa, legantaro, kiu gandparte vivas sub la inkubo, kiu esprimiĝas en tiu Letero, k ricevis por siaj gazetoj similajn alarmajn novaĵojn.
D. F. — Salutojn. Leteroj k gazetoj multfoje senditaj ĝis novjaro. Mi provos denove. — E.M.
18.127. — La de vi tradukita artikolo estas tro nederlanda, sekve tiuforme ne uzebla por « S-ulo » (eble por « Lab. Esp-isto »?). — Red.
La Hilversuma Lab. Esp. grupo aranĝos fine de aprilo letervesperon. Tial ni petas korespondaĵojn el ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj por favori tutmondan interkoresp-adon por niaj membroj, okaze de la finiĝo de la kurso. Resp. garantiata. Oni skribu al la sekr.: O. de Vries, Rigelstr. 24, I, Hilversum (Nederlando).
Membroj k Abonantoj en Polio! Kotizpagu pere de la Admin. de Soc. Esp. Societo, Marszalkowska, 81, VARSOVIO.
[REKLAMO p.6] Abonu k disvastigu «Sennacieca Revuo»-n, la ilustritan, riĉenhavan monat-gazeton de S.A.T.!
Núm. 452, 25 d’abril de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 452. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. APRILO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Kion fari por nia movado ?
La nova Jarlibro de nia organizo jam aperis, k kun ĝojo certe ĉiu membro konstatis, ke en iuj partoj de la mondo la membro-nombro kreskis. Ankaŭ la Plenum-Komitato mencias pri tio sur la unua paĝo de la libreto. Tamen ni certe ne rajtas malatenti, ke ree la nombra de la landoj, en kiuj membreco al S.A.T. estas malpermesita, pligrandiĝis. Tio estas timiga fakto, ne nur rilate al S.A.T., sed al la tuta laborista movado, ĉar en tiuj landoj la laboristaro, kiu penadas por pli homeca, pli justa socio, estas plene katenita k subpremata de abomena ŝovinista reakcio, nuntempe nomata faŝismo.
Kaj kiu kuraĝas diri, ke Portugalio restas la lasta lando, en kiu nia movado senrajtiĝis? La fakto, ke nia Laborista Esperantio perdis multe da regionoj, tre ĉagrenas nin, k konsciigas nin samtempe pri la regreso de nia tuta lab. movado, pri la regreso de la civilizo, ĉar en tiuj regionoj nun regas kruela hom-senhonoriga absolutismo, kiu degradas la homojn al senrajtaj sklavoj, uzeblaj por la rabemo de registoj k ekspluatistoj.
Ne estas miraklo, ke ankaŭ al la demokratiaj landoj blovas tiu vento naciisma. Kiom longe la mondo konsistos el sendependaj nacioj, tiom longe la militemo de la unu infektos ankaŭ la aliajn. La kontraŭfaŝisma propagando nun tie k tie fariĝas naciisma propagando. Tio okazas en preskaŭ ĉiuj medioj.
Nia SAT-movado liberigas la membrojn de malnoviĝintaj ideoj, precipe rilate la adoradon al nacia sendependeco. Ĝi ne faras tion per principa fundamento, sed per la praktika uzado de [?] esperanto, kiun ĝi ebligas al siaj membroj. Ĉi tiuj membroj do, praktikantaj esperanton, fariĝos, konscie aŭ ne, mondcivitanoj, kiuj plej bone komprenas la reakcian sintenon de ĉiuj, kiuj montriĝas esti naciistoj. Pli ol iam antaŭe, S.A.T. estas nepre necesa, ĝiaj sennacieca strukturo k superpartieco faras ĝin imuna kontraŭ la ŝovinisma ondego nuntempe. Tiu imuneco ne povas ne transiri al ĝiaj membroj, kiuj certe ne estas sennaciuloj en la plena signifo de la vorto, sed kiuj tamen pro la praktikado de la Zamenhofa lingvo en la kadro de S.A.T. pli k pli liberiĝas el patriotisma pensado.
Kaj en kiu grado Zamenhof mem liberiĝis el tiu pensado? La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj de kunveno por fondo de Hebrea Ligo:
« Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj mi estas homarano k mi ne povas ligi min kun la celado k idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, k ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta, ambaŭ naskas k subtenas unu la alian… »
Emfaze S.A.T. rajtas aserti, ke la ideoj de Zamenhof plej bone estas komprenataj k disvastigataj en ĝia movado. Kaj honto por la Nederlanda S.E.L.N. (Filio de I.S.E.), kiu atakas SAT-on pro tio, ke S.A.T. favoras al la likvido de sendependaj nacioj (1).
Gek-doj! precipe en la nuna tempo S. A. T. devas kreski, malgraŭ oportunismo ĉiuflanka. Ni iru kontraŭ la fluego, k ekde nun ĉiu membro de SAT, ĉiu abonanto de « Senn. Revuo » estu konstanta, plej energia propagandanto por la reala laborista esperanto-movado tutmonda, por S.A.T.
Mi estas konvinkita, ke ĉiu el ni jam varbis pli malpli da kamaradoj por la studado de esperanto. Tiu devo ĝenerale estas bone de ni komprenata, sed ĉu malpli gravas varbi la esperantistojn por nia movado, kiu realigas la plenan praktikadon de la lingvo? Per tiu praktikado la lingvo fariĝas movado, per tiu praktikado la membroj konsciiĝas pri la esenco de esperanto. De nun ĉiu SAT-ano varbu unu aŭ du esperantistojn por S.A.T. La solidaro al la Gek-doj en la terorlandoj postulas tion de ni, la ŝovinisma ondego vigligu nian aktivecon! Ne sufiĉas esti membro de iu organizo; ni estu laborantoj, propagandantoj.
Do, antaŭ la Roterdama kongreso la membronombro de S.A.T. estu duobligita (1). Jen plej taŭga respondo al la Gek-doj de I.S.E. k I.P.E., kiuj juĝis necesa meti nian movadon en la servon de iu partio politika k per tio grave malutilas la esencan, apartan karakteron de la laborista esperantismo.
WELS.
(1) Prave K-do W. respondas al atako de SELN, kiu cetere tute ne estas motivebla, ĉar laŭstatute SAT ne okupas sin pri solvo de politikaj problemoj, k tia estas nekontesteble ĉi tiu punkto. Ĝi do nur nerekte, per la eduka vojo, povos iomete kontribui al la solvo de la naci-problemo, iom « favori » la likvidon de nacioj. Tamen, K-doj, kiuj ne emas akcepti tiamanieran solvon de l’naci-problemo aŭ ne kredas ĝin ebla sur tiu vojo, ili tute ne bezonas havi skrupulojn rilate SAT-anecon sian. SAT ne havas k ne devas havi politikan programon. — Red.
(1) Perspektivo niaopinie tro optimista, konsidere la mallongon de l’daŭro fiksita, sed kredeble W. aludas pri duobligo de la nombro da SAT-anoj en Nederlando. Tio ja estas tasko pli facila, sur la teritorio de la plej forta LEA.
Helpu malgrandigi nian libroprovizon !
Dank’ al nia katalogo ĉiu abonanto de « S-ulo scias pri la ekzisto de bela, tre ampleksa libroprovizo el propraj eldonaĵoj de SAT. Sed relative nur malmultaj Gek-doj helpas al ni forkonsumi tiun ĉi grandan librostokon, kiu amasiĝas en nia deponejo. La libroj ja estas eldonitaj por disflugi tra la mondo, k ne por vivi malliberulan ekziston en la malluma angulo de stokejo…!! Manko de mono? Parte, jes. Sed ankaŭ, certe, manko de legemo ĉe kelkaj. Tamen, por bone finlerni esperanton, oni devas multe legi. Per sia literaturo ja vivas lingvo. Tion komprenis la antikvuloj, tion komprenis la monaĥoj. Kial do ni, progresema esp-istaro, ne komprenus ĝin? Anstataŭ donaci « municion » al SAT, kial ne mendi rekte tiun aŭ alian libron? (La prezoj restis neŝanĝitaj en francaj frankoj devaluitaj!) Ankaŭ la disvendo de nia librostoko estas ja grava helpo por « ŝtopi la Breĉon ».
Ni volas citi ĉiunumere kelkajn (nur kelkajn!) el niaj eldonaĵoj, komencante per tiuj, el kiuj ni posedas ankoraŭ obsede grandan stokon, k kiuj tamen meritas esti legataj (aliajn, ĉar el ili ni ne plu posedas multe da ekzempleroj, ni lasos flanke por mendontoj laŭ nia katalogo; kelkaj eĉ tute elĉerpiĝis laste, kiel « Zamenhof », « Ruĝa Stela », « Stato k Revolucio »). Hodiaŭ ni rekomendas al via atento:
FABELOJ (de Hermynia Zur Mühlen): alia titolo « Kion rakontas la amikoj de Peĉjo ». Jen ĉarmaj porinfanaj rakontoj, facil-stilaj, kun so-
— pàgina 2 —
cialista tendenco, kies legado neniun lacigos. Traduko el la germana.
POEMO DE L’PLUGISTO (originalo de Hrima). En versoj la aŭtoro prezentas la sangajn batalojn de l’bulgara kamparanaro kontraŭ la blanka teror-reĝimo. Esprimoplena k simplavorta poezio, memoriganta pri stelita ĉielo k lunlumo.
La prezo de l’volumetoj estas po 3 fr. frankoj.
POR ŜTOPI LA BREĈON
55. LISTO
Gek. Veenendaal, W. Graftdijk … guld. 4.— E. Eriksson, Stokholmo … sv. kr. 10.— Gopo, Stokholmo … » 10.— J. Renoud, Montargis … fr. fr. 6.— Chavenon, Clermont-F. … » 6.— N. Wolve, Delft … » 6.— Z. Gilbert, Aix … » 15.— 14 335, Vieno … » 36.65 Erbaro, Paris … » 10.—
[BILDO p.2 | 14,31,42,54] Afiŝo de la kongreso: granda kvinpinta stelo kun la vortoj «SAT» antaŭ suno, tri profiloj de laboristoj, ponto kaj gruoj de haveno; laŭ la maldekstra rando vertikale «ESPERANTO»; teksto: «17a KONGRESO DE SAT — 1-7 AŬGUSTO 1937 — EN ROTERDAMO NEDERLANDO».
17a Kongreso de S.A.T.
Adreso de la O.K.K.: por mono: K-do A. v.d. Pols, Hortensiastr. 17, Rotterdam Zuid, ĝiro 275 837; por ĉio alia: K-do C. van Essen, Westerbeekstraat 57, Rotterdam Zuid, Nederlando.
4a Komuniko
Oficiala Akcepto: La urba estraro de Roterdamo oficiale akceptos la kongresontojn en la urba domo.
Specialaj Kartoj: La apartaj enirkartoj kostas:
a) por la Interfratiĝvespero 40 cendoj (por senlaboruloj 25) do ne 50 k 35 kiel menciite en marta « S-ulo »);
b) por la Solena Malfermo 50 c. (por senlaboruloj 35).
Tiujn kartojn oni jam povas mendi al sekr. aŭ kasisto (kun samtempa pago); ni ekspedos la kartojn en junio. Kompreneble tio validas nur por NEKONGRESANOJ. La aliĝintoj ne havos kromajn kostojn. SAT-perantoj! Kolektu en viaj rondoj la mendojn, tio multe faciligas nian laboron!
Ilustritaj Kartoj: La OKK eldonis ilustritajn kartojn pri Roterdamo kun esp. teksto. Ili jam nun estas akireblaj ĉe kasisto aŭ sekr. de la OKK. Prezo: 15 cendoj por 7 diversaj kartoj.
Loĝado: Klare menciu sur via aliĝilo viajn dezirojn rilate al loĝado!!
Vojaĝoj: La K-doj vojaĝontaj tra Belgio (vagonare), ĝuos 35 % da rabato! Ĉe la nederlandaj k anglaj fervojoj ni klopodas akiri la samon. En sekvonta « S-ulo » aperos detalaj komunikoj pri tio.
Por la O.K.K. C. van Essen, sekr.
TRIA LISTO DE ALIĜINTOJ
38-39. Gek-doj v.d. Horst; 40. K-do J. G. Raven, Rotterdam; 41. R. Fischinger, Hago; 42. A. Robijn, Rotterdam; 43-44. Gek-doj Van Aelst, Bruxelles; 45. K-ino M. van Essen, Wijdenes (Nederl.); 46. K-do G. Kalkman, Vlaardingen (Nederl.); 47. J. de la Place, Soissons (Francio); 48. J. Wouda, Rotterdam; 49. W. Slobbe, Gouda (Nederl.); 50. A. Wijnman, Hago; 51. T. Burnelle, Herstal (Belgio); 52. Bas Wels, 53. G. Verschoor, 54. K-ino A. Rebers, 55. K-do H. Pikaar, ĉiuj en Rotterdam; 56. F. ten Hagen, Amsterdam; 57. K-ino J. Weerman, Amsterd.; 58. K-do P. Krijt, Amsterd.; 59-60. Gek-doj v.d. Vlist, Rotterdam; 61. K-do A. W. de Vaal, Bussum (Nederl.); 62. K-do J. C. Majoor, Bussum; 63. K-do W. Schaap, Bussum; 64. K-do X 1 (17837), Germanio; 65. K-do X 2, Germanio; 66. K-ino H. Buis, Bussum; 67. K-do H. W. Alings, Amsterdam.
Interesa Sugesto
La O.K.K. por la 17a SAT-Kongreso kun intereso legis la sugeston de K-do 10 512 en la marta « S-ulo ». Efektive la K-do pravas dirante, ke estas dezirinde, ke ankaŭ tiuj regionoj, kie estas malmultaj SAT-anoj, estu reprezentataj en la kongreso. La Gek-doj en Polio, Finlando, Hungario, Svisio ktp. klopodu aranĝi kunvenon por priparoli la eblon delegi unu el sia rondo al nia kongreso. Se oni sukcesos en tio, ni 1e: firmigos la kontakton inter la K-doj tieaj k la ceteraj K-doj apartenantaj al pli fortaj movadoj; 2e: La vizito al la kongreso stimulos la delegiton al plua, denova freŝa klopodado en la propagando por SAT; 3e: Por la propagando, estus tre grave, se multe da landoj aŭ lingvaj regionoj reprezentiĝos en la kongreso.
La O.K.K. forte subtenas la sugeston k nepre instigas al la Gek-doj en tiuj landoj, el kiuj verŝajne neniu vizitos la kongreson, aranĝi tian kunvenon, ĉiuokaze klopodi reprezentigi sin en la kongreso. Por pruvi, ke ni opinias la aferon grava k efektive volas helpi en tio, la O.K.K. garantias al tiuj reprezentantoj SENPAGAJN LOĜADON K MANĜADON DUM LA TUTA KONGRESO k pretas PAGI POR ILI LA VOJAĜKOSTON DE LA NEDERLANDA LIMO AL ROTERDAMO!
Gek-doj, serioze pripensu la aferon k AGU! Nia 17a estu vere INTERNACIA! 1937 estas jubilea jaro, zorgu ni inde festi ĝin. Zorgu ni, ke en aŭgusto kunvenos laboristoj el kiom eble plej da lingvaj regionoj. Ni atendas la rezulton de viaj klopodoj!
Por la O.K.K. C. van Essen, sekr.
LETERVESPERO URTTEG. — Trafik- k transportlaborista Grupo organizos fine de aprilo leter-vesperon. Sendu PI, L, fotetojn, pri laborkond., vivkond., eksp. m., dejortabelojn ktp al K-do W. M. Kruyt, Nic. Beets-str 26 b Rotterdam (W), Nederlando. Resp certa.
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj
La franclingva LEA (F.E.T.) kongresis en Lille
F. E. T. kongresis en la ĉefurbo de Norda Francio. El proks. 1500 membroj partoprenis ĉ. 50 la kunsidojn; estis proks. 20 delegitoj, kiuj disponis pri la mandatoj de ĉ. 50 grupoj. La kongreso elmontris en siaj kvar laborkunsidoj, ke la unueco starigita en julio de l’pasinta jaro estas ankoraŭ tre malforte bazita. Ĉiu partopreninto povis palpe konstati, ke la ĝisnuna rezulto de l’unuigo estas neniel pozitiva, ke la laboro farita ĝis nun estas preskaŭ nula, k ke la pene akirita rezulto de unueca federacio sur la bazo de kompromiso k de statuto komune akceptita jam minacis nuliĝi en Lilo. Intrigoj de IPE-anoj k la senmaskigo de tiuj manovroj kreis netolereblan atmosferon, sed ankaŭ malfermis la okulojn al multaj, kiuj havis tro grandan fidon en la sincero de iuj personoj. Imagu, ke oni preparis atakon kontraŭ la kasistino (K-dino Glodo) sen ajna motivo. Oni nur trovis, ke estas tro da mono en la kaso!! Kaj pro tio oni volis malaprobi la financan raporton! Sed K-do Baleeuw k aliaj Lilaj K-doj pruvis al la kongreso, ke okazis frakcia aranĝo ekster la grupo, ĉar la mandatita K-do el Lilo, kiu estis voĉdononta kontraŭ la financa raporto, neniel havis la rajton tion fari, pro tio ke la Lila grupo tute ne decidis malaprobi tiun raporton! Aliflanke, kiam oni elektis la prezidantojn de l’kongreso, IPE-ano Becquart (Lille) proponis sin mem kiel prezidanton; nur poste oni komprenis, kial. Okazis ankaŭ, ke la nesufiĉa klarigo en la organo « Travailleur Espérantiste » fare de la feder. komitato pri diversaj punktoj estigis miskomprenojn k eĉ kontribuis al fuŝa voĉdono. La Kongreso elektis 10-membran laŭfake respondecan estraron, sidantan en Parizo, kiu per la buŝo de K-do Pâris solene promesis al la reprezentantoj de l’grupoj, de nun disvolvi grandan aktivecon. La redakcio-administracio ne plu troviĝas en Ljono (Lyon) — K-do Ru (Roux) eksiĝis el sia posteno — sed en Parizo. La Federacia adreso restas: F.E.T., 12, rue de Navarin, Paris 9-a.
La akcepto de l’kongresanoj ĉe la Urbodomo estis lumpunkto en tiu ĉi kongreso, ĉar tiu manifestacio permesis fari efikan propagandon ĉe influhavaj personoj de la urba gvidantaro. K-do Pâris trafe skizis historion de esperanto k elmontris ĝian neceson, k la respondo de unu urbkonsilanto estis vortoj de simpatianto. Sabatvespere K-do Pâris faris antaŭ bedaŭrinde tro malmultnombra ĉeestantaro sian zorge preparitan propagandan paroladon, k K-do Alberto prezentis Ĉe-metodan lecionon. La zorgemo de l’organizinta K-do Baleeuw agrabligis al la gastoj la restadon, k la Lilaj SAT-anoj montris sin kiel agemaj k lingvokapablaj membroj de nia Asocio. Okazis monkolekto por la hispaniaj K-doj.
22a Kongreso de F.L.E.
En la malnova, pitoreska urbo Gent (Belgio), okazis dum pasko la 22a kongreso. Ĉeestis proksimume 750 Gek-doj.
— pàgina 3 —
Reprezentitaj estis 132 sekcioj. La kongreson antaŭiris interfratiĝa vespero, kiu estis grandnombre vizitata. Dimanĉmatene la kongresanaro estis oficiale akceptata en la urbodomo k salutata de la skabenino Boonants. Post tio okazis manifestacio tra la urbo kun muziko k flagoj, kiu faris bonan propagandon.
La kongreso mem distingiĝis per viglaj debatoj k fruktodona diskutado. Okazis tri kunsidoj, en kiuj la jarraportoj de la sekretario, kasisto k Libro-Servo estis aprobataj k vasta proponaro estis pritraktata. La kongreso akceptis proponon enoficigi salajratan funkciulon k elektis por tiu funkcio K-don el la nuna estraro. Komitato estis elektata, kiu serĉos internacian kontakton por instali oficejon pri literatura kontrolo. Unuanime la kongreso decidis sendi simpati-esprimon al la hispanaj K-doj, akompanata de monsumo. Fine oni akceptis rezolucion kontraŭ SELN (la nederlanda sekcio de I. S. E.) por malaprobi ĝian skismigan agadon. Lundmatene okazis SAT-kunveno, sub gvido de la landa SAT-peranto en kiu la aranĝoj por la kongreso de Roterdamo estis pritraktataj.
En la kongreso estis reprezentitaj: La Belga Laborista Partio. Lab. Radio-Amatora Asocio. (Nederlando). Instituto por Lab. Klerigo (Nederl.) ka. Salutleteroj de SAT. Nederl. Ligo de Sindikatoj, Popola Fronto (Valencio), ktp. La sekvonta kongreso okazos dum pentekosto 1938 en Leeuwarden (Nederl.).
SATEB-konferenco en Londono
La konferenco akceptis, la 28-an de marto, jenan proponon unuanime:
« La Laborista Esperanto-Movado (SAT en Britio) sendas al la hispanaj K-doj, pro libero batalantaj, sian solidarecan saluton! Pro la tutmonda proletaro vi batalas; vian kuraĝon ni ne povas tro alte taksi. Al vi ni promesas helpi, per mono k per la disvastigo de la vero, k daŭre ni helpos ĝis la tago de via fina venko. »
La konferenca raporto aperos venontnumere.
SAT savis !
Estas fakto, ke regnestroj dezirantaj paroli kun alilanda samoficano, bezonas interpretiston por interkompreniĝi, dum ordinara manlaboristo senpere povas paroli kun la plej malproksima K-do, dank’ al la lingvo universala, kies praktikantoj ni estas.
Bedaŭrinde, pro multaj kaŭzoj — konataj, ni laboristoj ne ofte havas okazon parole interkontaktiĝi kun la samsortano alilanda; malgraŭ tio ni ĉiuj tamen povas spirite, do skribe — havi kontakton kun li pere de la poŝto! Trankvile ni povas starigi la demandon: Ĉu ekzistas iu lingvo nacia, per kiu oni internacie korespondas tiom individuece, kiom per la lingvo esperanto? Sendube ne. Ĉar ne tute ellerninte ĝin, la komencantoj jam klopodas kontaktiĝi kun Gek-doj alilandaj.
Ke en la individua korespondado — aŭ pli ĝuste, en la kontaktiĝado, kaŝiĝas kelkaj solvendaj problemoj, instruas jam delonge la praktiko mem. Iuj siavice skribis plendajn k riproĉajn artikoletojn, kiuj per si mem tamen ne forigis la bedaŭrindajn mankojn, kiuj konsistas el la nerespondo de l’korespond-anoncinto al la skribintoj. Tiu fakto multe seniluziigis la komencantojn-esperantistojn.
La legantoj de « S-ulo » nun povis legi en la antaŭlasta n-o, ke SAT solvis tiun problemon. Per tio ĝi forigas la ĝisnunajn mankojn k do savis la korespond-deziran komencanton el seniluziiĝo. SAT pro tiu iniciato estas modelo al la aliaj organizoj. Gek-doj, ni konsciu pri tiu fakto k ĉiu konsideru kiel sian devon pli forte ol ĝis nun propagandi por SAT inter siaj gegrupanoj k zorgi, ke la interligilo ne mortu pro malatento de l’anoj. SAT faris aferon indan je ĉies atento!
G. Kalkman.
UNUA DE MAJO 1937
[BILDO p.3 | 31,28,59,58] Karikaturo: vojmontrilo kun la surskribo «FAŜISMO» staras sur fasko kun hakilo; de ĝia brako pendas pendigila ŝnurmaŝo. Ĉe la piedo, en akvo, laboristo per hakilo dehakas la foston.
Montru solidaron kun la hispana laborista klaso!
Novaj klarigoj pri la Korespondoficejo
Eble pro neatenta lego de l’projekto, aŭ pro nesufiĉa precizigo, kelkaj K-doj miskomprenis la funkciadon de la Servo. Notu do: a) Temas pri individua interligo, de K-do al K-do, laŭ la deziro esprimita de l’unu k de l’alia. Ju pli da individuaj petantoj diverslandaj estas, des pli sukcese kompreneble la interliganta K-do povas kontentigi la petantojn. Ne povas temi pri individuaj ofertoj direktitaj al kolektivoj aŭ al anonima aro el K-doj. b) Pri la pago: la starigitaj kondiĉoj (2 kuponoj) estas necesaj, ĉar unu el la kuponoj servas por pagi la afrankon de l’letero al la kontaktigoto, dum la dua kovras la kostojn de l’funkciado de la servo, k estas je la dispono de SAT. Tamen, se iu K-do kolektive peras interligopeton por pluraj personoj, li rajtas pagi por ĉiu unuopa nur unu kuponon, aldonante unu ekstran kuponon por la tuta demando. c) La Servo ne estas utiligebla ekskluzive de SAT-anoj, kiel kelkaj kredis, sed ĉiu laborista esperantisto (organizita aŭ ne) rajtas partopreni en ĝi, kondiĉe ke li plenumas la pagokondiĉojn. Se ni petas indikon sur la slipo pri SAT-aneco aŭ abono, tio estas nur por statistika celo. Sekve la K-doj bonvolu diligente disvastigadi nian Servon, por ke la sukceso de l’Korespondoficejo, jam nun konstatebla, ankoraŭ pligraviĝu, per pli grandskala utiligado!
SAT-Korespondoficejo
K-do J. LENORMAND, Rue Jules-Ferry, VITRY-aux-LOGES (Loiret), Francio.
Al tiu K-do ĉiu laborista esperantist(in)o deziranta korespondi kun alilanda K-d(in)o bonvolu sendi:
du respond-kuponojn;
la sekvantan slipon (aŭ skribaĵon aranĝitan laŭ la sama modelo, por faciligi la laboron de l’Peranto!), kiun oni plenigu:
… … … … … … … … … … … Slipo N° …… SAT-KORESPONDOFICEJO Nomo ………… Antaŭnomo ………… Aĝo ………… Metio ………… Adreso ………… deziras korespondadi kun …… ĝis …… jara Kamarado aŭ Kamaradino (forstreku la senutilan) kies metio estas, laŭeble …………, aŭ ………… … … … … … … … … … … … (Bonvole indiku ankaŭ, ĉu vi estas membro de SAT? Ĉu abonanto al « Senn. Revuo »?)
Sub signo de internacia amikeco
Nun mi scias, kion signifas la vortoj: Homa frateco k amikeco! Ĉar fine mi eliris el la malgranda familia rondo k malkovris la mondon. Mi eksciis, ke en aliaj landoj — similaj aŭ ne je la mia — estas homoj, kies moroj k vivmanieroj eble diferencas, sed kies koroj k animoj similas. Tion ni ĉiuj scias; mi ja antaŭe ĝin sciis, — sed teorie, laŭ abstrakta maniero. Dum nun mi tion sentas, profunde en la koro!
Kio do okazis al mi? Ĉu mi travojaĝis la tutan teron, ĉu mi faris mondĉirkaŭiron? Tute ne! Simple, mi pasigis libertempan monaton en internacia centro, kie mi troviĝis inter gejunuloj el diversaj landoj; kune promenante k ekskursante tra la belegaj Pireneaj montoj, — ludante kiel buboj, diskutante pri ĉiaj temoj, — aŭdante interesajn paroladojn, — manĝante, dancante, kantante ktp, en la plej ĝoja kamaradeco; — kune vivante per tiu ĉi kolektiva vivado tiel riĉa k intensa, kiu permesas koni k ŝati unuj la aliajn.
[REKLAMO p.3] Poŝtistoj — Telefonistoj — Telegrafistoj. Via fakorgano INTERLIGILO DE L’P. T. T. festas sian 15-an eldonjaron k disdonas al ĉiu agema kolego senpagan abonon por plena jaro. Skribu simple vian nomon, fakon k adreson sur simpla poŝtkarto filatelie afrankata: vi ricevos la surprizan informon. Petro FILLIATRE, gvidanto-fondinto de Interligilo de l’P.T.T. 324, rue Lecourbe, Paris XVe.
— pàgina 4 —
La Centro estis organizita de angla asocio « International friendship league » (Ligo de internacia amikeco). Kia do estas I.F.L.? Ne komercista, sed ideala pacista organizo, kiu celas renkontigi (k kune pasigi kelke da tempo) gejunulojn el ĉiuj landoj. Ĝi volas naski ĉe siaj membroj la sentojn pri amikeco k frateco, kiuj, se ekzistantaj en la koro de ĉiuj homoj, igus neebla militon. Ĝi volas komprenigi ilin, ke ili estas fratoj, k ke la homoj, kvankam disigitaj per limoj, havas nenian kialon por malamegi aŭ interbatali. Ĝi deziras malaperigi el la vortaroj, k ĉefe el la koroj, tiujn du vortojn: eksterlandano k malamiko. En unu vorto, kiel SAT, I.F.L. klopodas disvolvi ĉe siaj anoj sennaciecan spiritostaton. Kiel SAT ankaŭ, ĝi estas libera organizo, sen ia partipolitika tendenco aŭ troa partieco, kiu petas siajn membrojn esti toleremaj k komprenemaj rilate al la diversaj filozofiaj aŭ politikaj sistemoj. Pro tiuj samaj celoj de l’du asocioj, mi kredas ke bona IFL-ano estus ankaŭ bona SAT-ano, k inverse.
La Ligo naskiĝis en Anglio dum 1931, kiam junaj pacistaj studentoj invitis 30 germanajn studentojn en vilaĝdomon el vilaĝo nomata « Pachaveno ». Ili interfratiĝis dum kelkaj semajnoj, k per tiu kontakto vere ekkomprenis la sensencecon de l’landlimoj. Baldaŭ aliaj pacistoj, kiuj ŝatis la ideon, grupiĝis k kreis similajn centrojn en Britio. En sekvantaj jaroj, la Ligo kreskis, transmariĝis, tiel ke dum julio k aŭgusto 1936 kvardek centroj funkciis en 11 landoj (helpe de aliaj pacorganizoj): Anglio, Belgio, Svedio, Norvegio, Francio, Germanio, Nederlando, Svisio, Hispanio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio. Ĉiuloke internaciaj grupoj vivadis en atmosfero de juneco, ĝojo, konfido k afabla simpatio.
Mi parolas pri tio al la SAT-anoj, ĉar estas por ili bona okazo iĝi sennaciuloj. En IFL-centroj (eĉ sen translimiĝo, se ekzistas centroj en via lando) vi povas ekkontakti kun samidealaj K-doj (inter kiuj estas esp-istoj) k pasigi internaciajn amikecajn feriojn tute neforgeseblajn. La Centroj estas malfermaj al ĉiuj gejunuloj (16-30-jaraj), kies idealo estas paco, interkompreniĝo k fortikigo de l’homeca solidaro. Ne multekosta estas la restado: maksimume 18 fr. frankoj tage, k kolektivaj vojaĝoj estas organizataj. Do, se vi disponas libertempan semajnon, venu sub signo de l’Internacia Amikeco.
Pri pli precizaj informoj skribu esperante, angle aŭ france al K-dino J. Fournier (19.769), en Orlut tra Cherves-de-Cognac (Charente), Francio (sendante resp. kuponon).
KIAM NOVA KRIZO KOMENCIĜOS ?
Stranga demando, vi diros, leganto. Ĝuste nun, kiam la ekonomia vivo en plej multaj landoj forjetis la premon de la deflacio. Kiam la devaluacio ankaŭ en la lastaj landoj de la orbloko liberigis la vojon al nova prospero. Tamen en gazetoj k revuoj de ĉiuj landoj oni povas legi, ke oni okupas sin pri la supra demando. Kelkaj landoj jam superas la produktonivelon de 1929. Kelkaj aliaj baldaŭ atingos ĝin. Usono dronas en la oro, kiu pro la grandaj profitŝancoj alfluis el ĉiuj landoj. Oni ja povus eldoni ankoraŭ multe da nova mono garantiita per oro, sed tiam oni nepre enirus inflacion, tial oni dekretas la steriligon (1) de la oro. T. e. granda parto de tiu ĉi oro ne povas servi kiel garantio. Plue la bankoj devos depost la unua de majo plialtigi la rezervojn por siaj investaĵoj. Tiel oni volas eviti kreditinflacion, kiu estus la komenco de nova krizo. Ankaŭ profesoro Verrijn-Stuart de la Utreĥta Universitato deklaris antaŭ du monatoj, ke la kapital-ekspansio post la nuna krizo estas tiom giganta, ke la periodo de prospero estos nur tre mallonga. Certe, ĝis nun la periodoj de prospero k malprospero aperas en pli malpli regula sinsekvo, sed ni nur kontribuus al la ĝenerala fatalismo, se ni konkludus el tio ke ĉiu periodo de prospero neeviteble devas esti sekvata de malprospero. Jam Ruzvelt deklaris al la fiaskinta londona mondkonferenco en 1932, ke Usono volas krei dolaron, kiu post unu generacio ankoraŭ havos la saman aĉetpovon. Tio estus la fino de ĉiuj krizoj.
Kiel ajn oni volas pensi pri la kapitalisto Ruzvelt, ne ekzistas dubo ke li efektive penas plenumi tiun ĉi promeson. Liaj dekretoj k leĝoj depost 1932 pruvas tion. La rimedoj ja estas nesufiĉaj, sed ili montras la direkton en kiu ĉiu registaro — ankaŭ socialista — devas iri, se ĝi volas ekstermi la krizojn k efektive kontraŭbatali la kapitalismon. Cetere ankaŭ J.M. Kens (Keynes), plej fama ekonomiisto nuntempa en Anglio, kies lasta libro pri mono k interezo akiris grandan famon, montras en artikoloj en « Times » de la 12a, 13a k 14a de januaro la rimedojn, kiuj ebligas al registaro k centra banko eviti ĉiun krizon. Kun S. Gezel li opinias, ke oni devas rompi la leĝon de la interezdono, kiu nuntempe regas en la ekonomio, t.e. ke la mono nur tiom longe cir-
LA ELIRO
Matilda de la Torre
La vojo… la terura vojo!
— La stabo malaperis!… Ne plu restas trupoj!… Armeo forestas… k la maŭroj de Franko alvenas, jam ili estas tie…
Denove aperis antikva teruro, la teruro de l’hispana popolo antaŭ la atakema maŭraro dum mezepokaj jarcentoj. Kaj jen la maŭroj, kiuj venas! Certe ili ne estas maŭroj, sed la hispana popolo ĉiam nomas tiel ĉiujn fremdulojn, kiuj profanas ĝian grundon.
En mediteranea, mirinda nokto, ĵus naskita luno arĝentis la ĉielon de Malago. Ne estas lumoj en la urbo, ĉar la teruro vastiĝis tiel rapide, ke neniu atentas pri tio. Ankaŭ ne ekzistas fusiloj por la laboristoj; ilin havas kelkaj miloj da viroj, kiuj forkuras, devigataj de la perfida stabo, kiu ekkriis: « Savu sin, kiu povas! »
Ne estas ia lumo, krom tiu de la Luno.
Senĉesa bruado densiĝas en la urbo k kreskanta tajdo de teruro neebligas ĉiujn klarigi al la najbaro la veron; nur oni antaŭsentas alproksimiĝon de homa kastastrofo, kiun la viroj ne povas eviti. Kiam la maraj aŭtoritatoj intencas trankviligi iun k ordigi ion, ili malsukcesas; neniu kapablas ion kompreni. La cerboj, varmigitaj per sciigo pri tuja danĝero, nur avidas unu solvon. Forkuri! Forkuri rapide!
Miloj da freneziĝintaj virinoj aktive sin okupas pri tragike absurdaj aranĝoj por forkuro; ili atingas nenion utilan. Kun senkonsola plorado ili penas savi la idojn el danĝero. Multaj el ili estas militaj vidvinoj; eĉ kelkaj ricevis hieraŭ la koncernan sciigon. Iliaj piedoj doloras pro dumonata forkurado tra la stratoj, celante eviton je krima k ofta bombardado.
En la malriĉaj dometoj ĉie postrestas sangaj makuloj, truoj en la muroj malfermiĝas al la ĉielo kvazaŭ angore petantaj al Dio iom da atento pri mondaj aferoj…
———
Surstrate la mizera amaso nur petas eblojn eliri, forkuri el « tio, kio venas ». Ĉies cerboj ekscitiĝas en klara rememoro pri freŝaj okazintaĵoj; neniu forgesas la sekvojn de faŝista regado: la ekzekuta muro kiu tuj funkcios. Ĉiam okazis same k tial la popolo forkuras, neniu deziras esti kaptita. Faŝismo ne havas sufiĉan monon por nutri la hispanojn k simpligas la aferon per amasaj fusilmortigoj. Mortinta stomako ne manĝas. Viroj k virinoj tion bone scias. Faŝista triumfo parolas al ili pri tombeja putriĝo…
En la milda nokto de l’ ĵus naskita luno aperas la fatalo: Ne estas veturiloj! Kaj dum tagiĝo komenciĝas la eliro, drameca eliro de homaj riveroj, eliro laŭ praa aspekto, kiu trapasas la pordojn de Malago, la urbo de ora legendo…
La Respublika Nacia Gvardio de Malago konsistis el restaĵoj el l’ malnova Civil-Gvardio. La respubliko, kiu ilin akceptis tro facilanime, kare pagis tiun eksperimenton. Krom maloftaj esceptoj, tiaj gvardianoj el malnova gvardio neniel utilas. La eksperimento kostis pli da lojala sango ol kvar perditaj bataloj.
Tuj kiam ili eksciis pri tio, ke la fremdaj trupoj alvenantaj estas multenombraj k amase venas maŭroj, fremdlegianoj, italoj k germanoj, ili reakciis laŭ sia malnova monarkia historio. Ili agis strange. Ili sciiĝis rapidege, kiel jezuitoj, ke la militestroj forlasas la urbon sen batalo; silente iris al kazerno, eltiris (neniu scias el kie) la malnovajn trikornajn ĉapelojn k surstrate marŝis por renkonti Frankon.
Neniun ili pafis. Nur ilia pasiveco anoncis al enloĝantoj, ke la urbo… denove apartenas al la civil-gvardio! La sinteno
— pàgina 5 —
kuladas, kiom longe la sufiĉe alta interezo logas. Fiz.
(1) Ne-krepovo.
Ĉu tiel oni preparas Unuecon ?
Per ĉiaj rimedoj malutili al SAT ! tia restas la devizo de l’IPE-anoj, hodiaŭ kiel en la tempo de l’ek-skismigo. Nenio ŝanĝiĝis. Kaj tiu ekkono diktas nian sintenon. Jen nova dokumento vere edifa :
SAT-ano Roig el Barcelono sendis al ni, la 2-an de marto, jenan informon : « Mi vidis leteron de la IPE-ano M. Boubou (1), kiu sendis al Barcelona IPE-ano jenajn liniojn : « Mi ĵus sciiĝis, ke SAT-prezidanto Glodeau (2) en Parizo deklaris publike, ke li neniam donis, donas aŭ donos monon por Hispanio… » Ĉu vere la K-do Glodeau diris tion aŭ estas manovro de Bubu ? Mi tre dankus vian respondon : A. Roig (adreso, matrikulo). »
La Pariza grupo de F.E.T., kies membro estas K-do Glodo, en sia ĝenerala kunveno de 8. marto, post lego de l’supra poŝtkarto, unuanime protestis kontraŭ tia kalumnio, deklarante ke ĝi ne kredas K-don Glodo kapabla fari tian deklaron. La sekretario de l’grupo estis komisiita peti al K-do Bubu informon, kie k de kiu li aŭdis tiun aserton.
K-do Bubu, la « okulo de Orleano », respondis jene (14-III) : « K.K. Mi rapidas respondi vian leteron. Mi tre miras, ke en FET-kunveno oni pritraktas aferojn, kiuj koncernas nur SAT k IPE, k enhavon de letero mia al privata hispana K-do. Tamen mi povas konfirmi, ke efektive iu pariza K-do konigis la aluditan informon. Mi ĝojos, se la informo estas nevera k nur kalumnia. Cetere mi diru, ke la informon mi nerekte ricevis. Mi mem skribos al la informinta K-do el la pariza grupo, k se tiu K-do mensogis, mi tuj sciigos al vi lian nomon k informos mian korespondanton en Barcelona. Mi aldonas, ke mi posedas la paperon sur kiu la informinto skribis k ke tre precizajn detalojn ĝi enhavas. Kun frata saluto via M. Boubou. »
Nu, eĉ se la akuzo ne estus simpla kalumnio, sed baziĝus sur fakto, al kio utilus do disvastigi ĝin en Hispanio ? Ĉu al la unueco ? Ĉu al kuraĝigo de l’hisp. K-daro ?
La legantoj havos sian opinion pri la « unuecema » celo de l’denuncinto.
(1) Prononcu : Bubu. (2) K-do Glodo (Glodeau) neniam estis, nek estas prezidanto de SAT.
Diskutejo
Aldone al « Idealistoj aŭ Realistoj »
El la respondo de K-do N. B. al miaj rimarkoj en la januara « S-ulo » mi ĝojas konstati, ke la opinidiferencoj inter ni ne estas tiel grandaj, kiel antaŭe mi pensis. Mi eĉ povas ĝis ia grado konsenti kun lia takso koncerne la rolon de kolektiva korespondado. Laŭ mi la tielnomata PEK-laboro, kiu jam estas en la statuto de SAT kiel unu el ĝiaj celoj (vidu paragrafon 1, ĉ : « servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT ») havas ĉefe eksperimentan valoron. La konstruisto de teknika ilo ĝenerale ne uzas sian propran maŝinon. Li provas vendi ĝin al kapitalisto. Sed por konvinki la kapitaliston, ke sia maŝino havas valoron, li devas montri al la kapitalisto, kiel la maŝino povas esti utiligata. Li devas uzi la maŝinon mem laŭ eksperimenta, sed ne industria skalo. Tion mi ofte observis en mia metio, en kiu ni uzas pulvorojn. Ofte venas reprezentantoj de firmoj, kiuj fabrikas muelilojn, k montras al ni specimenojn de pulvoroj, produktitaj en iliaj mueliloj. Kiam temas pri tre multekosta muelilo, ili eĉ ofertas fabriki por ni la pulvorojn el niaj propraj krudaj materialoj.
Pardonu la analogon, K-doj ! Sed se ni komparas la laboristan movadon kun firmo, kiu bezonas maŝinon, devas esti klare, ke por konvinki niajn ne-esperantistajn K-dojn pri la valoro de esp-o, ni devas uzi ĝin laŭ eksperimenta skalo. Kiam tio ne sufiĉas, ĉar ili eble opinias, ke la lernado de esperanto estas tro multekosta en tempo, ni devas oferti al ili ke ni faru la laboron por ili — same kiel la fabrikantoj de la multekostaj mueliloj ofertas fabriki la pulvorojn. Finfine ili mem decidos lerni la lingvon, same kiel la kapitalisto finfine « ŝparos » la monon por aĉeti la muelilon. Mi konsentas kun K-do N.B., ke tiu PEK-laboro ne havas multe da utilo en si mem, sed laŭ mi ĝi havas gravan propagandan valoron. Tion oni eĉ agnoskas en SAT, ĉar en la paragrafo 2-a de la Regularo pri la SAT-frakcioj, rilate al la propagando de esp-o en partioj, ni legas « Ĉar tiu ĉi propagando okazas unuavice per elmontro de la praktika valoro de esperanto… »
Cetere mi ne volas subtaksi la rolon de esp-o por ebligi la « spiritan trafluadon super ĉiuj ŝtatlimoj », pri kio parolas K-do Lanti. Fakte, kiam mi faras propagandan paroladon pri esperanto, mi ĉiam substrekas, ke en literaturo, scienco, muziko ktp, ĉi tiu spirita trafluado jam okazis eĉ sen esperanto. La alpreno de esp-o ebligos, ke la nunaj mizeraj fluetoj trans la bariloj de la landlimoj transformiĝos en profundajn riverojn de internaciaj interrilatoj, kiuj finfine forbalaos tiujn barilojn, kiuj malhelpas la kunfluon de ĉiuj homoj en unu harmonian tuton.
Finante, mi alvokas, al ĉiuj K-doj, ke ili memoru ke la propagando de esp-o devas esti multflanka k multfaka. Ili ne trotaksu iun metodon je la escepto de la aliaj. Mi esperas, ke aliaj
de tiuj gvardianoj, kiuj fusilon en brako trankvile rigardadis la teruron de la urbo, estis io karakteriza. Eble ili ne estis certaj pri la eniro de Franko, k pro la dubo ili nur observis la forkurantojn…
Tagiĝis en Malaga kamparo k la suno kun mirego ekvidis tiun amason marŝantan tra la vojo, antaŭen, al Almeria.
La vojo… la terura vojo ! Kial estas tiel longaj la vojoj ?
En la monstra procesio, formita el pli ol 50 mil estuloj, marŝis tremantaj maljunuloj, kiuj avidas la vivon kun angoro… infanoj, kiuj mantrenas plorantajn infanetojn… dekmiloj da virinoj kiuj spiregas en la deklivoj… Kaj la Suno supreniras en la ĉielo polurante la glatan surfacon de la vojo. Malsato k soifo, dormemo k teruro ! Ĉio miksiĝas, sed necesas marŝi… Nepras marŝi !
Alveninte sur monteton, la unuaj elirintoj rigardas malantaŭen. La vojo estas nigra rivero serpentumanta malrapide al Almeria. Polva nubo ŝvebas super la amaso, dum per raŭka voĉo miloj da buŝoj plendas.
Sciigoj el la urbo trakuras la vicojn kun elektra rapido. Unu el ili devigas ĉiujn al malantaŭa rigardo :
— Vidu… fumo… fajro…
— Estas la petrolbasenoj… Ne ! Estas la urbo !
Eksplodoj aŭdiĝas sinsekve.
— Estas la ŝipoj ! Oni dronigas ilin !
Vere okazis tiel. Maraj aŭtoritatoj penis malpliigi la katastrofon nuligante valorajn elementojn eble utiligotajn de fremdaj invadintoj.
Sed la eliro ne povis halti ; novaj grupoj pelas la antaŭajn. La homa rivero plilarĝiĝas, dise elvojiĝas k senbride ĉien invadas, apud la vojo.
La nokto alvenas post longa penado k malgraŭ ĉies deziro alveni malproksimen, miloj da virinoj, infanoj, maljunuloj k malsanuloj falis teren pro laco, malsato k soifo. Miloj da ŝiraj krioj petas panon, akvon ; sed nenia homa potenco povas helpi, la mizero estas absoluta.
Kiam la luno aperas en horizonto, nur ĝi vidas kamparon, sur kiu kuŝas dekmiloj da homaj estuloj, kvazaŭ mortintaj. Sed ili dormas, k eble revas ne sciante ke fremdaj [?] hordoj jam eniris la urbon. La densa, peza dormado malhelpas al ili aŭdi la pafojn de faŝistaj patroloj, kiuj ekzekutas sur la stratoj. La ekzekutitoj certe suferis malpli ol tiuj malfeliĉaj forkurintoj…
Ho, ve, malfeliĉuloj, vi kiuj dormas fideme, ne atentinte eblan persekuton ! Ĉu vi ne scias per kia rapido flugas la aviadiloj ? Antaŭ ol tagiĝis, la vekiĝanta amaso perceptas tragikan zumadon… la zumadon de Morto !
La Morto serĉas ilin ; k tiu laca amaso, kiu ne havas fusilojn, nek panon, nek akvon… vidis la flugantajn murdantojn, je la servo de perfido…
Freneza kriado sendas al vento plej teruran deliron de apokalipso… Ĉiuj diskuras en senorda fuĝado, al neekzistantaj rifuĝejoj. Nombro da mortintoj k vunditoj kreskis, kreskadis, dum kanajlaj aeroplanoj senkompate mitralis la malsatajn k nudajn forkurintojn. Multaj el ili estis liberigitaj el plensufera vivo mizera…
La vojo ! Senfina vojo de morto k teruro !
Almeria, malriĉa urbo, ne havanta rimedojn por alfronti tian malfeliĉon, komencis ricevi, tiun nokton, la unuajn grupojn da forkurintoj. Grandega ondo da senfina doloro invadis la urbon. La forkurintoj, fuĝintaj el italaj k germanaj aviadistoj, senĉese alvenas en grandega amaso kiu invadas stratojn k dormas sur la pavimo… La hordoj de Franko tion scias k tial ili vizitas nokte la urbon Almeria, kies stratoj estas semataj per bomboj…
Eŭropo ! Eŭropo ! Ĉu vi forgesis la marojn de sango, verŝitajn dum jarcentoj por firmigo de l’homaj rajtoj ? Atentu, Eŭropo ! Via indiferento ne protektos vin, ĉar la faŝismo havas malindulgan programon !
Kaj vole, nevole, patrino Eŭropo… en Almeria decidiĝos via destino !
Elhispanigis, ZIUL (19318).
— pàgina 6 —
K-doj eldiros siajn opiniojn pri la plej bonaj rimedoj, kiujn ni devas uzi por propagandi la lingvon — nia progreso estas ja, milde dirite, malrapida. Tiucele ili havas en SAT liberan diskuteblon. Kun surprizo mi legis en la decembra « Socialisto » de I.S.E., ke « diskuto pri tiuj problemoj dum kongresoj k en la gazetaro de SAT ne estas permesata ». Ĝis nun mi tion ne spertis, kvankam mi ofte rekte — sed mi esperas ne akre — kritikis la opiniojn de SAT-gvidantoj, tiel en kongreso kiel en la gazetaro. Ĝuste en tiu diskutlibero kuŝas la ĉarmo de SAT. Vilhelmo Makoli.
Red. Noto : Ni volas substreki, ke la kolonoj de niaj organoj ĉiam estas malfermaj por serioza, sincera diskutado pri la aktualaj problemoj de la esp-a, kiel de la ĝenerala lab. movado. La sola postulo estas, ke la K-doj diskutadu tolereme, senpasiece, laŭ la spirito de la unua statut-paragrafo.
Persone mi opinias, — k mi ne pensas stari izola, — ke SAT estas, dank’ al utiligado de esp-o, unika kultur-organizo kun antaŭe ne ekzistintaj ebloj por la proletoj tutmondaj interalproksimiĝi, ekvidi novajn horizontojn, surpaŝi vojon al nova kulturo universala. En tiu ebligo kuŝas laŭ mi la ĉefa altirforto de nia organizo. Por nia movado ĉiam la esenca problemo estis k estas tiu : kiel konservi en niaj vicoj la finlernintojn de l’esp. kursoj. Kaj tio okazas nur, se la finlerninto aŭ estas tre idealista homo, kiun kontentigas mem la « metio » de propagandisto en nia movado malmulte disvastigita ; — aŭ, se la movado jam nun povas prezenti al li ion konkretan, pozitivan : k tio estas la kultura agadkampo de SAT.
Sekve, ĉar ni ne povas kalkuli, ke ĉiuj kursfinintoj volas iĝi siavice propagand-apostoloj, sed ke la plejparto atendas ian realan utilon (certe ne materialan, sed almenaŭ spiritan) el la scipovo de esp-o, tial necesas organizo kia estas SAT, kun originala spirita vivo rezultanta el la esperantisteco. N. B.
Tra la Esperanta Gazetaro
Eĥoj el k pri Hispanio
Estas klare, ke la hispania batalo ne lasas malvarmaj la anojn de l’ « verda popolo » k precipe la prolet-esperantistojn. Bedaŭrinde Popola Fronto en sia 10-a n-ro esprimis sentojn naskiĝintajn en la pasio de l’batal-atmosfero, per vortoj pri malvarma blovo : kvazaŭ nesufiĉo da solidarosento estas esprimata en la propra gazetaro, tiu de SAT ! La eraro de niaj valenciaj amikoj kuŝas en tio : meti sur saman nivelon la agitan (k speciale agitcele kreitan) revuon « P. Fronto » k la edukcelajn SAT-organojn. La taskoj estas ja vere malsamaj ! Tro granda ŝajnas al ni la tragedio de l’sanga lukto, ol ke ni emus per palaj vortoj ĉi tie skizi nian argumentadon. La homa parolo ŝajnas al ni tute malplena k nesufiĉa, por varmigi korojn k tremigi ilin por afero, kiu nin ĉiujn ĝis fundo emocias depost la 19. julio, k ĉiutage denove…
Ni ricevis du-paĝan informbultenon dissenditan de la Lab. Esp. Grupo en Teraso (ap. Barcelono), adr.: L. E. E., Milicies Catalanes 56, Terrassa, kun alvoko por helpo al la hispania proletaro.
El la artikolo de B.W. en « La ruĝa Heroldo », organo de la Roterdama sekcio I-a de FLE, n-o 24, ni citas jenan meditigan alineon : « Frapantan ekzemplon de naciismo (aŭ eĉ provincismo) ĉe la amaso ni trovas en Hispanio. La katalunoj tute ne sentas sin hispanoj, aŭ pli bone, ili ne formas kun la hispanaj armeoj unu kompaktan forton, kiu kontraŭstaras la malamikon. Vere, oni en Hispanio ne batalas unuigite. Legu « Popola Fronto »n ; nenion vi trovos pri Katalunio. Sed la organoj, kiuj eldoniĝas en Katalunio, mem entenas tute aliajn, ofte kataluniajn artikolojn. Do, en Hispanio regas eĉ la provinca ŝovinismo, antaŭulo de la nuna naciismo. Kaj certe ne plej malmulte ĉe la laboristaro ».
En la « Informbulteno CNT-FAI » (n-o de 20.3.37) ni trovas jenajn konstatojn : « La decidaj momentoj de l’hispana tragedio estas alproksimiĝantaj. La internacia faŝista reakcio nodas la ŝnuregon ĉirkaŭ la kolo de la revolucio. La hipokrita k kaduka demokratio kun vualitaj okuloj marŝas al sia bankroto. La parolaĉema k malnobla diplomatio ludas sian lastan farson, nomita « kontrolo ». » Kaj oni starigas jenajn amarajn demandojn : « Sed kion faris la internacia laborista klaso ? La militfabrikoj en Germanio k Italio pro kio ankoraŭ ne estas malfunkciigitaj ? Ĉu la transport-laboristoj rifuzis veturigi soldatojn k materialojn al Franko ? Ĉu la striko, la ĝenerala striko estas aplikitaj ? Kion faris por la revolucio la « tredunioj » k la 5 milionoj da organizitaj laboristoj de la franca C.G.T. ? Kion faris la tutmonda proletaro ?… » Kaj ĝi vokas la laboristojn al senprokrasta k decidiga agado.
Pioniro en Usono
Ni ricevis la unuan n-ron (februaro) de monata organo de L.E.A. de Nord-Ameriko, kiu estas bonaspekte multobligita k ŝajnas al ni taŭga propagandilo en la manoj de l’usonaj aktivuloj lab. esperantistaj. Teksto ĉefe anglalingva. Kroniko. Leciono. Kurs-anoncoj. Propagand-artikolo k paĝo pri Hispanio. Adreso : P.O. Box 100, Station « K », New York City (U.S.A.). Abonprezo nemontrita.
Konsideroj pri « Esp-o en la lernejojn ! »
La problemo pri enkonduko de esp-o en la lernejojn okupas ankaŭ la estonajn esp-istojn, kiuj esprimas siajn opiniojn en « Informoj ». En la n-o de marto VeRo avertas kontraŭ mispaŝoj k troa optimismo. Li opinias, ke en Estonio estus sufiĉe malfacile nuntempe enkonduki esp-on. Li konstatas, ke la nivelo de la lernantoj estas ĝenerale tre malalta, k ke eĉ se oni atingus instrui esp-on dum 2-3 jaroj po 2-3 lecionoj semajne al lernantoj 9-12-jaraĝaj, la rezultoj verŝajne estus malgrandaj. « En Estonio ekzistas ĉ. 1230 elementaj lernejoj, do ni bezonas por la instruado minimume 1000 instruistojn, t. s. la saman nombron, kia estas la nombro de la organizitaj esp-istoj en Estonio. De kie ni prenu ilin ?… »
Ne atendu tro rapidajn progresojn !
Havu paciencon ! rekomendas H. H. Kürsteiner en la n-o 10. marto de ESPERANTO de U.E.A. al iuj fervoraj esp-istoj, kiuj trovas, ke la progreso de nia movado ne estas kontentiga. « Kritiko, kiu estas ĉiam facila, malatentas tie la spertojn faritajn de aliaj movadoj, ja eĉ tiujn de potencaj institucioj kun apogo per pli realismaj faktoj ol la niaj. Kiun gigantan aparaton ekzemple posedas la diversaj eklezioj por kunteni la homojn k konverti novajn, kiom kolosaj estis la montegoj da penoj, da mono, da papero, kiujn bezonis politikaj partioj por atingi fortan pozicion en la socia vivo… » Li konkludas, ke en la iloj k manieroj de nia propagando ne multe estas ŝanĝinda aŭ ŝanĝebla.
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
JUL. GLUCK K J. H. J. WILLEMS : LA VERBO EN ESPERANTO. Teorio k praktika uzado. Eld. W. J. Thieme & Cie, Zutfen, 1937. Prezo : 0.65 guld. Form. 15 × 23 cm. 48 paĝoj.
Jen tre detala k bone aranĝita libreto pritraktanta la verbon en esp-o kun speciala atento pri la malsimplaj verbformoj. La aŭtoroj estas gratulindaj pro la klara prezentmaniero k pro la elĉerpo de l’temo ; ne restas dubaj punktoj.
JAUME GRAU CASAS : LA LASTA POEMO. 32 pĝ. Form. 10,5 × 15 cm. Prezo ne montrita. Barcelona, 1936.
La libreto entenas diversajn versaĵojn de l’konata aŭtoro, kreitaj en la lastaj jaroj, inkluzive la salutpoemon al la Valencia SAT-kongreso. Ĉiuj poemoj en tiu kolekto estas tre lirikaj k prikantas plej diversajn temojn.
VIENA FOIRO, 7.-14. de marto 1937. Dukolora faldprospekto esp-lingva.
D-ro PFEFFER : VORTARETO GERMANA-ESPERANTA : 32 pĝ. en la formato de l’Ĉefeĉ-ŝlosiloj [?]. Eldonis « Reinhold-Verlag ». Mendojn al Intern. Esp. Muzeo, Neue Burg, Wien I. Prezo : 1 resp. kupono por 5 ekz-oj.
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.
NEDERLANDO
K-dino deziras kor. kun ekster-eŭropaj Gek-doj. Resp. garantiata. Adreso : A. Vet-Alexander, G. v. Wijnkade 26, Maassluis.
Abelisto deziras korespondi kun sama persono en Rusio, kiu vizitas la erikejon. Adreso : J. Rentenaar, Heer Gillesstr. 24 a, Rotterdam-Z.
Filatelisto dez. kor. kun Gekd. el ĉiuj landoj. Nepre resp. Adr.: J. Grüne, Singel 5, Medemblik.
22-jara junulo dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl., pĉt. Resp. garantiata. Adreso : K-do W. Hartman, Harstenhoekplein 11, Scheveningen.
Dek kursanoj deziras korespondi kun gekursanoj ĉiulande. Adr.: A. v. Rosmalen, Lekstr. 26 B, Schiedam.
La R’dama sekcio 14-a dez. kor. kun Gek-doj ĉl. pĉt. Respondo garantiata. Skribu grandnombre al K-do A. de Smit, Eleonorastr. 49 b Rotterdam C.
Dudekjara esperantistino dez. kor. kun tuta mondo. Resp. garant. Adr. : G. Multenberg, Orderparkweg 42, Apeldoorn.
K-do J. M. Timmerman, Hooidrift 88 A, Rotterdam-W., koresp. pri ĉiuj temoj kun ĉiuj landoj. Resp. gar. de la sekcia SAT-peranto.
JAPANIO
Gefratoj Uakamacu. Nada P.O. Box 13, Kobe, dez. koresp. k interŝ. PM, gaz., kun Gek-doj el ĉ.l. Certa respondo.
Memornoto
REPRESIS EL « S-ULO » : La Nueva España, B. Aires, 24.1. (El Portug.)
REPRESIS EL « S. R. » : Nynäshamn Posten, 12.3., Folkets Dagblad, 13.3. Nynäshamn, (naskiĝtago en Germ.)
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 11., 18., 25.3., 1.4. (kurso) ; JEUNES, Paris, marto ; La Voix Libertaire, Limoges, 13.3. ; La Patrie Humaine, Paris, 26.3. ; Tipografa Bulteno, Paris, marto. — En judlinga taggazeto « Naie Presse » (Paris) Elio Males (Wajsband) publikigis la 3.1. grandan artikolon pri esp-o k la vivo de Zamenhof. La artikolo havis bonan sukceson.
MEMBROJ, pagantaj kvaron-jare pere de loka PERANTO, faciligu al tiu K-do lian taskon ! Pagu akurate, ĝustatempe ! Ja la 1/4- k 1/2-jara pagmaniero estas favor-aranĝo, kiun ni enkondukis en SAT nur pro la ekonomia krizo k kiu pli ŝarĝas nian administracion. (ADMIN. de SAT.)
Poliaj K-doj ! Akceptis la peradon de kotizoj ktp. K-do Albin Piotrowski, Czarnowiejska 50 [?], Krakovo.
BOLENFRASAT (bolŝ. leninista frakcio). — La sekretario adresŝanĝis. Nova adreso por koresp-aĵoj k mono : Suzanne Charpy (por Oĉjo), 3, rue de la Fidélité, Paris 10. (Oĉjo).
Núm. 453, 25 de maig de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 453. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. MAJO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533, Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
VIVU LA NEŬTRALISMO!
Laŭstatute SAT devas rilati lojale k akcepteme al ĉiuj tendencoj, ekzistantaj en la laborista movado tra la tuta mondo. Tial mi ne dubas, ke ĉi tiu artikolo trovos bonan akcepton sur la paĝoj de « S-ulo ». La tendenco, kies esencon mi elmontros per prikonsidero super faktoj k aŭtentikaj dokumentoj pli k pli fortiĝas k eĉ nun tute regas en la komunistaj partioj diverslandaj.
Kiam Lanti ekkriis sian faman « For la Neŭtralismon! » tiam ne ekzistis en la revolucia movado la tendenco pri kiu mi parolas. Nenial do mi intencas kritiki lian tiaman vidpunkton. Sed la SAT-anoj ne estas dogmuloj, ĉu ne? Ili sekve ne devas rilati al tiu verketo kiel al ia biblio. Dek kvin jaroj ja forpasis de kiam ĝi aperis. Kaj la fakto, ke preskaŭ 10.000 ekz-oj en tri eldonoj estas dissutitaj tra la esp-a mondo, ne povas forigi la fakton, ke la ideoj esprimitaj en tiu broŝuro ne plu estas taŭgaj por la nuntempa situacio…
En 1922, kiam Lanti verkis sian tezon, tiam revolucia spirito ardis en la laborista movado. Tiam Lenin, Trocki, Zinovjev k. a. gvidistoj de la Oktobra Revolucio direktis siajn akrajn kritikojn al ĉiuj kapitalistaj registaroj k precipe al la Ligo de Nacioj, — tiu « kaverno el kapitalistaj banditoj ». Sed jam de tri jaroj, Sovetio aliĝas tiun institucion, en kiu Kdo Litvinov ludas gravan rolon. Kaj ĉu necesas rimarkigi, ke Trocki k Zinovjev fariĝis « kontraŭrevoluciuloj »? La unua devis esti ekzilata k la dua per pafo elmondigita. Sufiĉas mencii tiujn faktojn, por ke ĉiu bone komprenu, ke multo aliiĝis en la mondo. Necesas do prikonsideri novan situacion k ne dogmece rilati al diritaĵoj Lantiaj…
Cetere antaŭ dekkvin jaroj Sovetio estis malamata k atakata de ĉiuj kapitalistaj landoj, dum nuntempe Ĝi rilatas amike kun pluraj el la plej potencaj k eĉ pli malpli sekrete aliancigis kun Francio k Ĉeĥoslovakio. Plej evidenta pruvo pri la forto de la Proleta Ŝtato! La Ruĝa Armeo ja estas nun respektata; ĝiaj marŝaloj k generaloj eĉ estas ordene honorataj. En la Lenina tempo la burĝa patriotismo estis de la gvidantoj de Komintern konsiderata kiel reakcia ideologio k la socialistoj nomataj « perfiduloj », « renegatoj » k. s., tial ke ili ne konsentis al tiu vidpunkto. Nun socialistoj k komunistoj kamaradece partoprenas en unuecfronta agado k la patriotismo de la lastaj eĉ superas tiun de la unuaj.
Por pruvi, ke ni staras antaŭ tute nova situacio, mi povus mencii multe da aliaj similaj faktoj (1). Sed mi volas ŝpari la lokon en nia gazeto k fidas al la memorkapablo k observemo de ties legantoj. Se iuj forgesis aŭ volas kontroli, tiuj bonvolu relegi tekstojn, publikigitajn de Komintern ĝis la jaroj 1928 proksimume.
Ni do staras antaŭ nova tendenco, antaŭ tute nova situacio k sekve necesas fari en nia Asocio la necesajn aliigojn. Ne estus normale k saĝe se la spirito, kiu gvidis la plumon de Lanti, kiam li verkis: « For la Neŭtralismon! » ankoraŭ gvidus nian movadon, ĉar la cirkonstancoj ne plu estas la samaj. Hodiaŭ la ĝusta signal-k batalkrio devas esti: Vivu la neŭtralismo! Tial ke kompartianoj fariĝis tre bonaj patriotoj; tial ke Sovetio aliĝas al la Ligo de Nacioj, estus tute nenormale, se ni ankaŭ ne kunlaborus kun la neŭtralaj esp-istoj. Unue ni devas senprokraste alten levi standardon de la « Unueca Fronto » k voki ĉiujn esp-istojn, ke ili kunariĝu. Poste ni faru la necesajn preparojn por la kunfandiĝo de SAT, de IPE, de UEA k de IEL. Gvidantojn por tia granda unueca organizo ni certe trovos taŭgajn. Generalo el Francio, episkopo el Hungario, kelkaj grandkapitalistoj el aliaj landoj kune kun, ekz-e, unu policisto el Sovetio k unu el Japanio, k ni havas stabon, kiu certe kondukos nin al venko…
Karaj K-doj! mi petas, ke cetere vi prikonsideru k primeditu jenajn tri gravajn k karakterizajn faktojn: 1) Nia majstro Zamenhof estis judo; 2) Hitler malamas judojn k persekutas ilin; 3) esperanto estas malpermesita en Germanio. Sekve estas nia sankta devo esp-ista fariĝi pretaj por entuziasme partopreni en milito kontraŭ tiun landon. Heroe k sen ia konsciencriproĉo ni buĉu, ekstermu Hitleranojn. Certe la ruĝarmeanoj sovetiaj ne lasos sin venki de la germanoj, kiel tio okazis kun la caraj soldatoj dum la lasta milito…
Al la naivaj, bonkoraj pacistoj mi simple diru: Vi devus honti pro via pretendo, pli bone ol kristanaj pastroj k budaistaj bonzoj klarigi la sanktajn instruojn de Jesuo k Budao. La sperto ja montris jam de jarcentoj, ke kristanoj k budaistoj estas bonaj soldatoj k heroe kondutas dum militoj. Tamen Jesuo k Budao ankaŭ malaprobis perforton. Teologoj el ĉiuj religioj facile klarigas la kontraŭdiron, kiu ŝajne ekzistas inter la dummilita konduto de eklezianoj k la instruo de la religi-fondintoj. Ni, marksistaj dialektikuloj, same facile povas klarigi pri la neceso partopreni militon por akiri la pacon. Cetere jam kelkfoje la gvidanto de l’Monda Proletaro, nia genia k amata Kdo Stalin, tre bone sukcesis konvinki la sovetian popolon, ke [?] la restariĝo de novaj klasoj — ne ĝusta vorto — kategorioj da homoj en la socio tute akordiĝas kun la principoj elmetitaj de Marks k Lenin. Neniu ortodoksa katoliko pretendas esti pli saĝa ol la papo. Ĉu ni, revoluciuloj, havu la pretendon esti pli komprenpovaj, pli kleraj ol la Gvidanto de l’Revolucio?
For la dogmojn! Nova situacio postulas novan taktikon. Forpasis la tempo, kiam necesis fari skismojn en la esp-a movado. Mi ne dubas, ke la IPE-anoj estos la plej fervoraj batalantoj por la rekuniĝo de ĉiuj esp-istoj en unu solan vere neŭtralan Asocion tutmondan.
Vivu la neŭtralismo!…
Arigato GOZAIMASU.
(1) Ekzemple, en « Popola Fronto » (n-o 11), oni bone konscias pri la nova situacio, skribante: « …oni neniel devas resti naive katenataj al niaj ĉiamaj, ŝablonaj, apartaj programoj de partioj, sindikatoj aŭ organizoj kun multaj kvereloj inter si, tro ofte nur pro simplaj eksteraj detaloj. Ni uzu ankaŭ novajn procedojn por lukti… ni estas firme certaj, ke la kunfandiĝo de la laboristoj kun la liberalaj intelektuloj sen forgeso pri la progresemaj, kvankam hezitemaj, etburĝoj en ampleksa Popola Fronto favoras la kontraŭfaŝisman lukton… Nur blindaj dogmemuloj rajtas ne kompreni la aperon de tiuj sociaj fenomenoj en la aktuala situacio. Krome, la teorio pri dividiĝo de la homoj en du solaj klasoj ricevis, laŭlonge de la tempo, fortan skuon… ».
Helpu malgrandigi nian libroprovizon!
Vi certe memoras nian artikoleton el la lasta n-ro sub tiu ĉi titolo? Se ne, ni ege petas vin ĝin relegi kun diligento.
Samtempe ni rekomendas ĉi-monate al via atento jenajn broŝurojn:
LA MORTO DE BLANIO (de J. Tousseul). Ĝi estas unu el tiuj kortuŝaj noveloj, kiuj estas verkitaj pri la karbminista vivo. Tousseul, moderna aŭtoro, infano de nia epoko, majstre prezentas tiun ĉi « Biografion de Mizerulo », kvazaŭ li mem estus vivinta ĝin. Traduko el la franca.
PROLOGO (originalo de E. Miĥalski). Lirikaj versoj propre esperantaj, en kiuj nia lingvo fluas ĉarme, agrable, k sonas helvoĉe. Tre artaj versoformoj. Estetika k anima ĝuo por ĉiu, kiu vidas en la
— pàgina 2 —
44 — SENNACIULO
poezio dolĉan flankon de la vivo. Poemoj kiel « La Papilio » povas esti konsiderataj kiel klasikaĵo de la esp. literaturo.
La prezo de l’volumetoj estas po 3 fr. frankoj (SAT-eldonoj).
POR ŜTOPI LA BREĈON
- Listo
11020, Stokholmo ………… ffr. 57.— Londonanino ………… £ 1.— J. Le Bacq, Bruselo ………… bfr. 27.— Lisbonaj SAT-anoj ………… fr.fr. 24.— 14 335 – Vieno ………… fr.fr. 36.60 Amsterdam SAT-rondo (vendo de horloĝo en verda stelo, donaco de Kdo Reket) ………… guld. 3.50
[BILDO p.2 | 14,24,43,46] Afiŝo de la kongreso: blanka kvinpinta stelo kun la vortoj « SAT » super levoponto kaj la profiloj de tri viraj kapoj; vertikale maldekstre « ESPERANTO »; teksto: « 17a KONGRESO DE ESPERANTO — SAT — 1-7 AŬGUSTO 1937 — EN ROTERDAMO NEDERLANDO ».
17a Kongreso de S.A.T.
Adreso de la O.K.K.: por mono: K-do A. v. d. Pols, Hortensiastr., 17, Rotterdam Zuid, ĝiro 275 837; por ĉio alia: K-do C. van Essen, Westerbeekstraat, 57, Rotterdam Zuid, Nederlando.
5a Komuniko
Loĝado: Ĝis nun ni povis kontentigi ĉiun aliĝinton, kiu petis loĝadon, ĉu kompense, ĉu senpage, ĉe Gek-doj. El Francio k Anglio ni ricevis dekon da aliĝiloj sen indiko pri loĝado. Oni atentu, ke la OKK serĉas k aranĝas loĝadon nur por tiuj, kiuj petis tion. Se vi do dezirus, ke la OKK aranĝu por vi loĝadon, vi nepre sciigu tion. Se ni ne havos sufiĉe da lokoj ĉe Gek-doj, oni povos tranokti en
Amasloĝejo: Ni disponas pri la « Nenijtohalo », grandega halo ne malproksime de la kongresejo, kiun senpage havigos al ni la urba estraro k kie povos se necese dormi eĉ mil personoj! Verŝajne la tendejo estos sur sporttereno malantaŭ tiu halo.
Korespondu kun viaj gastigontoj! Al ĉiu petinto pri loĝado ni tuj sendos la loĝejan karton kun la adreso k nomo de la gastigontoj. Oni do havas bonegan okazon jam antaŭe interkonatiĝi koresponde!
Karavanoj: Gvidantoj de aranĝotaj karavanoj, instigu al la partoprenontoj ANTAŬE aliĝi al la kongreso k ne atendi ĝis alveno en Rotterdam.
Reprezentantoj: Aldone al nia komuniko en « S-ulo », pri reprezentado de tiuj regionoj, kiuj preskaŭ neniam reprezentiĝas en niaj kongresoj, ni al diversaj landoj sendis leteron pri tio. Ĝis nun nur 2 respondis, nome: Finlando, ke ĝi ne povos ĉeesti, k ĈEĤOSLOVAKIO, kiu kun nia helpo delegos unu K-don al la kongreso: Kie restas la aliaj?
Fakaj Kunsidoj: Neniu frakcio aŭ faka grupo ĝis nun sciigis pri intenco aranĝi kunsidon (escepte por aparta virina kunsido). Ni urĝe petas al la gvidantoj de tiuj frakcioj ktp. kiom eble plej baldaŭ konigi la dezirojn por ke ni povu rezervi salonon ktp.
Subteno de F.L.E. La nederlandlingva LEA aliĝis al la kongreso k subtenas ĝin per la sumo de 50 guldenoj.
PROKSIMUMA PROGRAMO POR LA KONGRESO:
Akceptejo k kongresejo estos en la salono « Lybelle », Gedempte Vest, tuj apud la ĉefa strato de la urbo: la « Coolsingel ». Poŝtoficejon k bankon ni havos en la akceptejo, kiu malfermiĝos sabaton la 31an de julio je la 10a horo.
SABATON: vespere: Granda INTERFRATIĜVESPERO en unu el la plej grandaj k belaj salonoj de la urbo. « Doelen », tuj apud la ĉefa poŝtoficejo k urbodomo je la Coolsingel.
Kunlaboros i. a. la Miksita Esperanto-Kanthoro « Matenruĝo » k la orkestro « Roterdama Poŝtharmonio ». Prezentiĝos speciale verkita AMASLUDO de K-do Bas Wels.
DIMANĈON: Posttagmeze: Fotografado. Solena malfermo de la Kongreso en la kongresejo « Lybelle ».
LUNDON: matene k vespere: laborkunsidoj. Posttagmeze: La urba estraro oficiale akceptos la kongresanojn en la Urbo Domo.
MARDON: Matene k vespere: Laborkunsidoj. Posttagmeze okazos ekskurso per ŝipoj tra la roterdamaj havenoj. Tiun ekskurson havigos al ni la urba estraro.
MERKREDON: Dum la tago ekskursoj (eble vizito al iu grandega ŝipego), k eventualaj fakaj kunsidoj. Vespere: se necese, kvina laborkunsido.
ĴAŬDON: Tuttaga ekskurso per ŝipo al la marbordo.
Gekamaradoj, la aranĝoj por nia 17a SAT-kongreso ĝis nun kontentige marŝis. Ne kontentiga tamen estas la nombro da partoprenontoj ĝis nun! Kie vi restas? Aliĝu senhezite! Roterdamo atendas vin!
Por la OKK: C. van Essen (sekretario).
KVARA LISTO DE ALIĜINTOJ
- K-do H. Belaud, St. Nazaire (Francio); 69. K-ino J. Portoleau, St Mars la Jaille (Francio); 70. K-do J. v. ‘t Hof, Aerdenhout (Nederl.); 71. K-ino A. Derlagen, Oostzaan (Nederl.); 72. K-do J. Bruckenberger, Zaandam (Nederl.); 73. F. G. Kroonder, Amsterdam; 74. J. W. Prent, Amsterd.; 75. A. W. v. d. Starre, Rotterdam; 76. J. Koomen, Assendelft (Nederl.); 77/78. Gek-doj Steenbergen, Amsterdam; 79-80. Gek-doj Granier, Laval (Francio); 81. K-ino Granier, Laval; 82. K-ino Y. Bruc, Serviéres (Francio); 83. K-do H. Guet, Etriché (Francio); 84. E. Dazun, Montargis (Francio); 85. A. Clety, Dunkerque (Francio); 86. A. le Mois [?], Paris; 87. A. v. d. Starre, Ymuiden (Nederl.); 88-89. Gek-doj Rosen, Stokholmo (Svedio); 90-91. Gekdoj C. Stelloo; 92. K-do C. van Ast, Rotterdam; 93. C. Ouweneel, ĉiuj en Rotterdam; 94. J. Bronkhorst, Zutphen (Nederl.); 95. H. Werland, Delft (Nederl.); 96. M. H. Doff; 97-98. Gek-doj Mathlener; 99. K-do D. Bourguignon; 100. C. J. v. d. Velde; 101. J. Obbes; 102. J. C. Ran; 103. J. v. d. Plas, ĉiuj en Rotterdam; 104. B. Bakker, Groningen (Nederl.); 105. K-ino M. Rameau, Limoges (Francio); 106. K-do Ch. Wierkx; 107. J. Kooijman; 108. R. Pegel; 109. G. Pragono; 110. G. H. Spek; 111. A. Schillemans, ĉiuj en Rotterdam; 112. C. O’Konnor, Londono; 113. S. W. Brown, Londono; 114-115. Gek-doj Allnutt, Londono; 116. K-do J. van Scheepen, Hago; 117. J. Derieuw, Antwerpen (Belg.); 118. H. Verschoof, Rotterdam; 119. J. Ellingsen, Stortgaten (Norvegio); 120. C. Santos, Buenos Aires (Argent.); 121. K-ino A. P. Verdier-Minnigh, Rotterdam; 122-123. Gek-doj X 3 k x 4, Rotterdam; 124-125. Gek-doj R. Chapotot, Paris; 126. K-do H. van Toor, Rotterdam.
« Ironio estas moka dirmaniero, laŭ kiu oni esprimas ian penson tute kontraŭan al tio, kion oni intencas komprenigi… Swift k Voltaire estas majstroj pri ironio. » (Pl. Vortaro) Same A. Gozaimasu.
Kamaradinoj tutmondaj, ni atendas vin!
Estas multaj kaŭzoj, kiuj instigis skribi ĉi tiun artikoleton. Unu el ili estas ke la tuta aro da esperantistaj inoj en Roterdamo sopiregas, foje kunveni kun diversnaciaj laboristaj virinoj.
Krom la multaj problemoj priparolindaj por ambaŭ seksoj, ekzistas ankoraŭ multaj problemoj speciale por virinoj. Tial la Roterdama K-dinaro petis la O.K.K. organizi kunvenon, speciale por la inoj. Dum tiu kunveno unu K-dino faros enkondukan paroladon k poste oni havos okazon interŝanĝi opiniojn ktp. Ĉi lasta parto estos la ĉefa parto de la kunveno, do tutmondaj laboristinoj, jam nun preparu vin, por ke la diskutoj estu viglaj k fruktodonaj.
Esperante ke multaj virinoj vizitos la ĉi-jaran S.A.T.-kongreson k ke ili senescepte partoprenos la diskutojn, ni ENTUZIASME ATENDAS VIN.
El Barcelono
Al kiu apartenos la povo en Barcelono? Ĉu al la revoluciaj venkintoj de l’19-a de julio, kiuj gardis la katalunan ĉefurbon antaŭ la faŝismo k postulas la « tutan potencon al la Popolo », aŭ ĉu al… Kerenski? La respondon al tiu demando ne donis jam la Hodiaŭo. Ĝin certe donos la Morgaŭo.
La sekvantan informaĵon ni aperigas sub la rezervo, kiun postulas la aktuala, modifita situacio en Barcelono:
La kontraŭfaŝista kunligo de ĉiuj Esperanto-Societoj en Barcelono
En Barcelono kuniĝis propravole ĉiuj Esperanto-societoj sen konsidero de siaj malsamaj politikaj tendencoj al unu Granda Esperanto-Kontraŭfaŝista-Kataluna-Komitato.
La tasko de tiu Esperanto-Komitato estas propagandi, per esperanto, en- k eksterlande por la Generalitat (Registaro) de Katalunio, sciigi al la mondo pri la novaj akiraĵoj sur la tereno de kulturo, ekonomio k socia ordo.
Tiu peresperanta agado de l’Barcelona esperantistaro montras gravan rolon de la internacia lingvo en la batalo kontraŭ faŝismo, k evidentiĝis, ke en la estonto esp-o okupos gravan lokon
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 45
en la kultura k socia vivo de nova Katalunio. Jaume Miravitlles, la Komisaro de Propagando de la Generalitato de Katalunio, akceptis la patronadon de la Kataluna Kontraŭfaŝista Esp. Komitato, en sia alparolo li diris: « Mi esperas, ke esp. kontribuos al rapida venko super la faŝismo k kunlaboros por instali la pacon k kulturon en nia lando ».
En la unuaj kunsidoj 15 delegitoj esperantistaj unuanime akceptis, ke la oficiala bulteno « Comunicat de Premsa » de kataluna Generalitat estiĝu samtempe ilia oficiala organo, kiu estas redaktata, de du reprezentantoj de ambaŭ grandaj sindikatoj U. G. T. k C. N. T. por reprezenti simbole la demokratan k unuecan karakteron de l’hispana popolo. Plue oni entreprenos fari pli intensan propagandon en eksterlando por organizi ekspoziciojn k porhispanajn vesperojn krome instigi la eksterlandajn Esp. Federaciojn, societojn ktp. por alpreni malkaŝan sintenon kontraŭ la faŝismo.
La malpermeso k persekutado de l’esp. movado en Germanio, Portugalio, la kruela mortigo al la Kordoba esperantistaro devas konvinki la espistojn, ke ĝia plej granda malamiko estas la faŝismo. Pro tio la Barcelona espistaro kuniĝis por konduki sempardonan batalon kontraŭ la faŝismo, esperante, ke la tutmonda espistaro sekvos ilian ekzemplon k kunhelpos en la defendo de homaj rajtoj, kulturo k paco.
(Laŭ Gazetservo de Kataluna Generalitato (n. 14.)
Okaze de la Unua de Majo ni ricevis salutleteron de la Esperanta Sekcio de « Ateneu Enciclopedic Popular » en Barcelono, el kiu ni publikigas nur la finan parton: « Se ni venkas, k ni certe venkos ĉar ni scias, ke la tutmonda proletaro estas ĉe nia flanko, ĉiuj landoj ankoraŭ premataj de l’kapitalismo, baldaŭ rompos siajn katenojn. Sed se ni malvenkus, la faŝismo baldaŭ fariĝus diktatoro de Eŭropo k tuj de la tuta mondo. Estas necese do, ke en tiu ĉi unua de majo la proletoj tutmondaj rigardu la batalantan Hispanion k sin devigu helpi nin ĝis la fina venko. Solidareco kun hispana popolo! Mortbatalo al faŝismo! Vivu la Unua de Majo! »
Ĉe la laboristaj Esperanto-Asocioj
JARKUNVENO DE L’ĈEĤOSLOVAKA L.E.A.
Ĉi tiu Lab. Esp. Asocio jarkunvenis la 4-an de aprilo en la societa domo « Peklo » en Plzen; ĉeestis la tuta liga komitato k kelkaj Plzen-aj k ali-urbaj delegitoj. Membrar-ciferoj ne estas menciitaj, sed sur la germanlingva teritorio la membronombro malkreskis. Estis akceptita jena decido: « L.L.E.-Centro restu ankaŭ en estonto sendependa, aliĝu nek al SAT, nek al ISE, nek al IPE; la centro translasu al la anaro aŭ sekcio de ambaŭ unuiĝitaj ligoj libervolan decidon, kie ajn ili volas esti organizitaj, ĉu en SAT, ISE aŭ IPE. » Por 1938 (somero) estas planita tutlanda lab. esp-ista kongreso en Ĉeĥoslovakio (Plzen).
[REKLAMO p.3] Poŝtistoj — Telefonistoj — Telegrafistoj. Via fakorgano INTERLIGILO DE L’P. T. T. festas sian 15-an eldonjaron k disdonas al ĉiu agema kolego senpagan abonon por plena jaro. Skribu simple vian nomon, fakon k adreson sur simpla poŝtkarto filatelie afrankata: vi ricevos la surprizan informon. Petro FILLIATRE, gvidanto-fondinto de Interligilo de l’P.T.T. 324, rue Lecourbe, Paris XVe.
[REKLAMO p.3] Kiu interesiĝas pri la grandaj sociaj k religiaj movadoj en Ekstrema Oriento, tiu havigu al si interesan skizon pri BUDAO de P. LAKŜMI NARASU (en traduko de Takeuĉi-Tookiĉi) 56 paĝoj. Prezo nur: 2 fr. fr. Havebla ĉe SAT.
JARKUNVENO DE S.A.T.E.B. (SAT EN BRITIO)
La Jarkunvenon (28.marto) partoprenis 24 anoj, ĉe la Lab. Esp. Klubo en Londono, sub prezido de K-dino Ruth Roberts. La raportoj de l’sekretario, redaktoro, kasisto, literaturisto, korespond-kursa respondeculo, ĝen. konsilanto de SAT estis aŭskultataj, pridebatataj k unuanime aprobataj. Propono, kiu plene aprobas la gvidlinion de la Komitato de SAT, estis akceptata unuanime, dum amendo al tiu propono de Kdo Scott rilate unuecfronton kun IPE estis malakceptata per 17 kontraŭ 2 voĉoj. La rezolucion rilate Hispanion oni relegu en la lasta « S-ulo » (ĝi estis transsendita al la diversaj instancoj k gazetoj). Oni akceptis per 14 kontraŭ 5 voĉoj, aranĝi intertraktojn kun BLEA rilate eldonon de komuna gazeto presita (anstataŭ du organoj ciklostilitaj). Tri K-doj estas elektitaj por esplori tiun eblon.
ALVOKO DE F.E.T.
Dum longaj jaroj, nia movado poresperanta estas malhelpita en franclingvaj regionoj pro manko da sufiĉnombraj kunlaborantoj, poste pro pluraj skismoj. La reunuigo povis okazi lastjare; sed pro nelikvido de pluraj diskutpunktoj k pro la konsisto de l’unua reunuigita komitato, dum ankoraŭ ok monatoj, ne povis esti farata la necesa laboro.
Fine, la unua jara kongreso de F.E.T. (en Lille) trovis unuaniman solvon je la tiklaj punktoj k ankaŭ unuanime elektis komitaton el dek K-doj principe respondecaj pri ĉiu unu fako. La nova Komitato tuj eklaboris, kun la firma volo, regule prizorgi la tutan necesan laboron, k fari el F.E.T. la bezonatan grandan poresperantan organizon. En siaj 5 unuaj kunvenoj ĝi sukcesis fari el unuanimeco, bazita sur frateca kunlaboro, la ĝeneralan regulon de siaj decidoj, k ĝi reorganizas la tutan federacian laboron.
F.E.T., unueca organizo, fondita per kunfando de FEO (konvencie ligita kun SAT), de FEP (francia IPE-sekcio) k de A.E.O.P. (sendependa organizo el Lieĝa regiono) jam havas 100 grupojn, kiuj mendis pli ol 2.000 membrokartojn. Ĝi estas la sola organizo, kiu povas efike propagandi k instrui esp-on en Francio, valona Belgio k kolonioj. Ĝi vokas ĉiujn al kunlaboro! Ĝia novformata monata bulteno (« Travailleur Espérantiste ») estos sendata (kun la petitaj informoj) al la mendintoj. Jarabono: 4 fr. (en Francio al la administranto: Launay, 17, rue Brune, Paris, 14e, Poŝtĉeko: 2105.25; en Belgio al Van den Wijngaert, 14-16, rue Pont-de-l’Avenue, Bruxelles II, poŝtĉeko: Brux. 3.771-83; en aliaj landoj, 6 fr. fr. al Launay).
Franclingvanoj, helpu ĉiuj al F.E.T.!
POR LA PARIZA EKSPOZICIO INTERNACIA
Parizregiona kunveno, kunvokita de l’FET-Komitato, decidis organizi akcepton de ĉiulandaj K-doj venontaj al la Ekspozicio, por loĝigi, interrilatigi k helpi ilin. La venontoj skribu al FET-Komitatano Podgorski, 136, rue Legendre, Paris 18-e.
La distrikto Nordholando de la Nov-Maltusianista Asocio serĉas seriozan korespondadon en ĉ. l. por pritrakti SEKSAJN TEMOJN.
Precipe informejoj k doktoroj, praktikantaj seksan laboron, estas invitataj.
Ĉio sur tiu ĉi tereno estas bonvena k estos alte taksata de nia organizo.
Skribu al nia sekr.: M. Zwart, Sluispad, 10, Wormerveer (Nederl.).
Kvindek jaroj de Esperanto
La vivo de individuo, de homo, estas mallonga. Apenaŭ ni ekkonscias pri nia memstara mio, jam ĉe la horizonto aperas la fino de tiu plej delikata revo, la infanaĝo. La junulo svingas kun kuraĝa optimismo la standardon, ĝis la matura viro pesas k moderigas k rikoltas… La maljuniĝinta homo ĝuas kelkfoje la rikolton, — se li ne formortis antaŭe, se ne malfavoraj cirkonstancoj, malsano, mizero, senrajtigo, ekspluato, malebligas al li fini sian ekzistadon, kiel finas sian ĉirkaŭkuron [?] la subiranta suno en bela junia vespero… Aŭ kiel dolĉe mortas la flaviĝintaj folioj de l’aŭtuna arbaro, kiam ventopuŝo kirlas ilin facilfluge al la tero.
La vivo de Movado estas pli vast-dimensia ol tiu de individuo. La evoluo estas pli malrapida, la kresko pli longdaŭra. Generacioj forpasas. La Movado daŭrigas evolui. La infanaĝo de Esperanto ja daŭris pli longe ol tiu de homa estaĵo. Oni povas kalkuli ĝin ĝis la jaro 1912, kiam Zamenhof decidis lasi ĝin el siaj patromanoj.
Rerigardante hodiaŭ el la Kvindeka
[REKLAMO p.3] SENNACIECA REVUO publikigis en sia maja numero interesajn leterojn el Germanio, Aŭstrio, Usono, Britio; informojn pri Hispanio; daŭrigon de vojaĝa raporto pri Sovetio; studojn pri Klasbatalo k Unua de Majo; valorajn literaturaĵojn, ktp, kc. La unuopa kajero estas havebla por 2.25 fr. fr. Jara abono sur la bazo de 25 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20.
— pàgina 4 —
46 — SENNACIULO
jaro al tiu epoko, ni kun plezuro reproduktas la parolojn, kiujn prononcis d-ro Zamenhof, en Krakovo, 1912, okaze de tiu forlaso de la infaneco.
« Ni havas hodiaŭ grandan feston… » li komencis. « Finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam aperis la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras, kiu enkorpigas homofratigan ideon, kiu dum 25 jaroj flame instigadis nin labori malgraŭ ĉiuj malhelpoj… Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar neniu kuraĝas fari kun ili iajn eksperimentojn aŭ fleksi laŭ sia gusto: sed pri lingvo arta ĉiu pensas, ke li povas aŭ eĉ devas direkti ĝian sorton laŭ sia kompreno… Kiom da ventoj nia lingvo devis suferi dum sia 25-jara vivo! Se ĝi ĉion eltenis, se ĝi vivis k kreskis regule k rekte, ĉiam pli k pli fortikigante sian difinitan spiriton, — ni povas pri tio sincere nin gratuli. Antaŭ 25 jaroj mi demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto… Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, en plej bona k ĉiam floranta stato, kiu kreis grandan literaturon, kiu havas sian historion, siajn tradiciojn, sian spiriton… tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura k rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas. » En la fino de sia kongresa parolado Zamenhof petis esti liberigata de tiu rolo, kiun li okupis dum 25 jaroj, k ke oni ne plu honoru lin per la titolo « majstro ». « Estas necese, ke la mondo sciiĝu, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. La Esperantismo k la Esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj k aspiroj… »
Tiam do esperanto fariĝis plenaĝa ĝis ia grado. Dum la infaneco estis skuinta ĝin unu grava malsano: la ido-skismo. Dum la dua periodo ekskuis ĝin alia grava malsano: jam du jarojn post ĝia « maturiĝo » eksplodis terura socia malsano, la Mondmilito. Ĝi mortigis la majstron. Esperanto eltenis. Ĝi daŭrigis maturiĝi. Alarmitaj estis la spiritoj en la postmilita periodo. K-do Lanti kunarigis sub la devizo « For la Neŭtralismon! » centojn, k baldaŭ — pere de l’organizo SAT — milojn da prolet-esperantistoj en komunan domon. Esperanto fariĝis objekto de l’ĉiutaga praktiko, estis aplikata por difinitaj celoj, fakaj, sciencaj, politikaj.
Sed ankaŭ dum tiu ĉi periodo malsanoj skuis la organismon. Hitler, Salazar proklamis la batalon kontraŭ esperanto; multnombraj samidealanoj estis forŝiritaj el la korpo. Aliaj homgvidantoj pli kaŝe kontraŭstaris, surdis antaŭ la esperantistaj alvokoj, inter ili la gvidantoj de l’laboristaj organizoj (kun tre malmultaj esceptoj).
Malgraŭ tiuj obstakloj, la movado pluevoluadis, k la estonto instruos, kiel la spirito de Zamenhof triumfis super la spirito de Hitler.
Tamen, post duonjarcento da vojirado, la rikoltotempo ankoraŭ ne alvenis. Ankoraŭ plue pioniroj ĉie en la mondo devas penadi, propagandadi, semi, semadi. Kaj se ni havas la certon, ke ni ne vane laboras, ke la evoluo de l’homa socio pravigos niajn antaŭsentojn, ni tamen ankaŭ en tiu ĉi jubilea dato, la 2-a de junio 1937, ne devas ripoze meti teren la pioĉon, sed konsideri kiel nian noblan taskon plue k plue senlace fosi nian sulkon,
Ĝis la bela sonĝo de l’homaro por eterna ben’ efektiviĝos.
N. B.
PRI UNUECO. — Plehanov respondis (ĉ. 1910) jene al Lenin, kiu insistadis pri kunfando de l’diversaj tendencoj interne de la socialdemokrata partio: « Lenin volas la unuecon en la partio, sed li konceptas la unuecon samkiel la homo konceptas sian unuiĝon kun la panpeco. »
Oficialaj komunikoj
La nun funkcianta Plenum-Komitato en Parizo denove kandidatas por plua dujara agad-periodo.
Kiel ni lastnumere mallonge sciigis, akceptis la landan perantecon por Polio K-do Albin Piotrowski, Czarnowiejska 30, Krakow (Poŝta ĉekkonto je lia nomo, komunikota). Al li polianoj sendu de nun ĉiujn kotiz-k abonpagojn, libromendojn ktp.
Kiel dancigaj faŝistoj sukcesis parlamente venki
Ni ricevis de Danciga K-do la sekvanton, kun peto laŭeble multe diskonigi ĝin.
Oni traduku nacilingven k aperigu en la jurnaloj:
Kiam, en 1935, la faŝistoj allasis parlament-elektojn en Dancigo, ili esperis laŭleĝe rikolti 2/3 el ĉiuj mandatoj. Ilia espero estis vana; ili ne akiris eĉ unu plian mandaton. De tiam ili provis per aliaj rimedoj gajni la leĝan plimulton.
Nacia (ne-faŝista) parlamentano Vajze (Weise) estis akuzata antaŭ jaro, pro nesufiĉa impostopago. Oni minacegis lin. Tiam li faŝistiĝis, k… ne plu estis ĝenata. Sampartia parlamentano Blavje (Blavier) estis malliberigita pli ol kvar monatojn sen akuzo. Kiam li demetis sian mandaton, oni liberigis lin. Socialdemokrata parlamentano Krupke vojaĝis al Svedio por serĉi laboron. La faŝistoj akceptigis leĝon, ke oni povas forpreni mandaton de parlamentano estanta eksterlande. Oni efektivigis tiun forprenon rilate al Krupke en januaro, rilate al alia socialdemokrato en aprilo.
La socialdem. deputiton Bril (Brill) oni turmentis en karcero tiel longe, ĝis li demetis sian mandaton. Li estis malliberigita en decembro 1936 pro armilposedo (la pafilon la polico ŝovis en la loĝejon de Bril). Sekvantoj de Bril k Krupke estas la kamparanoj Ŝvertfeger k Grosman. Ĉi-lastajn oni minacis tiom longe, ĝis ili faŝistiĝis.
La 24-an de aprilo oni arestis la K-dojn Gedek k Tomat (sekvantoj sur la socialdem. listo). Karakterize por la Gestapo-metodoj estas, ke oni ankaŭ malliberigis la fianĉinon de Gedek. La ĉefredaktoro de l’malpermesita socialdem. gazeto « Popolvoĉo », Veber, ankaŭ enkarceriĝis. Al la socialdem. deputito Godaŭ oni ofertis 20 mil guldenojn, por ke li demetu sian mandaton; lia bofilo devas ricevi 5 mil guld. por instali buĉejon. Al la parlamentano Veber oni proponas eĉ 50 mil guld. por cedo de l’mandato.
Ĉio-ĉi okazas, por akiri faŝistan 2/3-an plimulton en la parlamento. Tiam konstitucio-ŝanĝo estos ebla. Oni enkondukus Germanan juron (partiajn k rasajn leĝojn), k la Ligo de Nacioj povus konfirmi tiujn leĝojn. Mankas al la faŝistoj nur du mandatoj.
Cetere per ĉiuj agoj la faŝista danciga registaro mokas pri la Ligo. Ĉiam la prezidanto Grejzer, kiu en Genevo promesis plenumi la konstitucion, denove rompas ĝin. Civitanoj ne havas la eblon plendi al la nova komisaro por Dancigo de la Ligo, la svisa profesoro Burkhard, ĉar tiam oni ilin malliberigas. La Danciga registaro ignoras la novan komisaron same kiel s’ron Lester. Urĝas jam ĉesigi la furiozadon de l’faŝistoj.
Postnoto: Ni ĵus eksciis per la jurnaloj, ke fakte la nacisocialistoj nun sukcesis akiri la bezonatan 2/3 da mandatoj, k ke sekve nun nenio kontraŭstaras por efektivigi minacojn pri subpremo de l’opozicio.
Tra la Esperanta gazetaro
Faŝistoj kontraŭ esperanto en Britio
En « Lab. Esperantisto » (apr.-junio), organo de SATEB, K-do Watson komentas bonhumore la fakton, ke la faŝista gazeto « La Patrioto » okupas sin por trovi novajn argumentojn kontraŭ esperanto. Li memorigas, ke dum la mondmilito, kiam Germanio estis la malamiko, la konservativa « Daily Mail » konstante ripetadis, ke esp-o estas german-origina (eble ĝi konfuzis esp-on kun volapuko). Hitler male argumentas, ke esp-o estas juda lingvo k tial ekzilinda el Germanio. Nun « La Patrioto » rakontas, ke s-ro M. Butler, la respektinda angla esp. propagandisto k instruanto (cetere politike tute ne antaŭenema homo) estas … maskita ruslingva profesoro, regule subvenciata de Moskvo pro sia subfosa laboro, kiu konsistas en tio prediki al la angloj diri « pano » k « akvo » anstataŭ bread k water! Estas permesate ridi…
La teroro en baltaj ŝtatoj
« Laboristo » (Stokholmo), en la maja n-o rakontas la kazon de K-do, kiu ĵus estis kondamnita en Litovio al unumonata malliberigo pro tio ke oni trovis ĉe li ekzempleron de « Lab. ». Antaŭ kelkaj jaroj juna knabo estis kaptita, dum li transiris la limon de Latvio-Litovio, ĉar li posedis iom da malpermesata literaturo. Li ricevis 4-jaran malliberigan punon k psike tute ruiniĝis en la karcero. Post liberiĝo li vizitis la stokholmajn esp. K-dojn, sed estis ellandigata de l’sveda polico k resendata Latvion. La latva tribunalo kondamnis lin pro tiu bagatelo denove je 4-jara karcerpuno (li liberiĝos en 1938). Iam fizike k spirite forta, li nun estas kadukulo. « Neimageblaj persekutoj okazas ĉiutage en tiuj « gangster-landoj », konkludas « Laboristo ».
Esperantistoj estas batalantoj por la paco
diras la redaktoro de « La Suda Stelo » (Slav. Brod), maja n-o, en fruntartikolo. « Se ne venkos la spirito de pacifismo, militkonflikto estas neevitebla, k per tio ankaŭ la dezertigo por la tuta homa civilizo. Ni esperantistoj kun timtremo rigardas tiun spektaklon de l’estonta buĉado k konscie ni viciĝas en vicojn de l’pacifista movado. Tial nin malamas la malamikoj de l’pacifismo. Oni malpermesas niajn movadojn en la landoj, kie sensacia k rabia militema kliko uzurpis la potencon, esperanton persekutas kvankam ĝi ne povas esti danĝera, ĉar la movado kiu
— pàgina 5 —
propagandas amon inter nacioj, ne povas esti danĝera al lojalaj k honestaj homoj. »
Konsentite. Sed, kara pacisto-redaktoro, kiel vi do klarigas al vi la fakton, ke ankaŭ en Jugoslavio, kies antaŭa reĝo estis k nuna ministro-prezidanto estas (laŭ asertoj de via kunlaboranto M. Demetroviĉ, en la sama n-o) Pacistoj, — ministra dekreto lastatempa malpermesas la disvastigon de la gazetoj de SAT (de organizo tutmonda k kontraŭmilitisma!)?…
EN NIA MOVADO (Kroniko)
AŬSTRIO. En Klagenfurt stariĝis esp. societo kiel sekcio de « Aŭstria Esp. Federacio », konsistanta nur el senlaboruloj (ĝis nun 17 anoj). Kelkaj estas membroj de SAT (M. L.).
BRITIO. En la parlamento s-ro Stephan petis de la Generala Poŝtestro, ke la B.B.C. (radiokompanio) aranĝu esp-an disaŭdigon de tempo al tempo. Laŭ la poŝtestro la B.B.C. jam konsideris la aferon, sed decidis, ke radio-disaŭdigoj pri esp-o aŭ en esp-o ne interesus sufiĉe grandan nombron da aŭskultantoj por pravigi ilin. S-ro Stephan rimarkigis pri la elsendado ĉe alilandaj stacioj k pri la multnombra disvendo de lerniloj en Britio. Li petis reprikonsideron. Alia parlamentano atentigis la poŝtestron pri la fakto, ke multaj personoj lernas esp-on ĉe lernejoj k institutoj subvenciataj de l’Eduka Direktantaro. La poŝtestro respondis, ke tio ne estas lia afero. La decido pri disaŭdigoj dependas de la B.B.C.-estraro. Pro la nekontentiga respondo s-ro St. denove priparolos la aferon ĉe la fino de l’nuna parlamenta periodo.
En la Birminghama distrikto (ni legas en SATEB-organo) Kdo H. J. Morcombe noktlaboras. Tamen tio ne malhelpas lin instrui esp-on: Je la 5,30-a horo matene komenciĝas lia kurso kun 11 fervoraj lernantoj. Sub lia gvidado ili esploras la misterojn de la akuzativo, dum ni ankoraŭ enlite ronkas. Tia entuziasmo ja meritas sukceson. K-do Morcombe ankaŭ instruas 20 knabojn 14 ĝis 16-jarajn.
FRANCIO. SAT-aniĝis K-do Ch. Boussinot, la aŭtoro de konata verko pri Alĝerio. « Les Meskines » (tiu ĉi libro, franclingva, estas havebla ĉe SAT por prezo de 10.50 fr. fr.).
La Esp. Lab. Grupo en Lyon festos la 25-an datrevenon de sia fondo, la 1-an de julio, en speciala kunveno. La sekretario raportos pri ĝia agado; kantoj agrabligos la vesperon. Sed precipe ni deziras legi al ĉeestantoj salutleterojn de niaj amikoj el tutmondo. Ni antaŭdankas tiujn, kiuj bonvolos atenti nian alvokon k tiel tre helpos nin. Ni respondos al ĉiuj sendintoj. Sidejo : Esperantista Lab. Grupo, Bourse du Travail, Place Guichard, Lyon 3-a. Tiu rondo estas unu el la plej malnovaj lab. esp. kluboj en la mondo. Ĝi senlace k konstante staris ĉe unua vico en la agado por esp-o. Dummilite ĝi laboris sur pacista kampo. Lyona L.E.G. ankaŭ faris iom por SAT; oni ne forgesis, ke ĝi organizis la 7-an kongreson.
NEDERLANDO. La Utrehta SAT-rondeto nun regule kunvenas; oni pritraktas la broŝuron « For la Neŭtralismon » k gramatikaĵojn; cetere ni konversacias. Ni vendas lotojn por akiri monon por aranĝi legotekojn senpage pruntotajn al ĉiuj anoj. (Peranto.)
Vi pretendas, ke vi donis al la popoloj la liberon. Sed la libero sen la ekonomia egalo estas simpla okultrompaĵo. Oni ne vivas per belparoloj nek per la pura aero de l’libero. La libero sen pano estas la mizero k la morto. La popolo ne estos do libera ĝis la tago, kiam ĝi estos konkerinta la egalon. Libero sen egalo estas senfunda vorto.
BABEF.
ESPERANTA SOMERA LERNEJO estos organizata de la « Grupo de esperantistaj geedukistoj » (G. E. G.) dum aŭgusto 1937. Ĝi okazos en POISSY, urbeto proksime de PARIZO, apud Sen-rivero. Oni vizitos la internacian ekspozicion. Frata, ĝoja, instrua libertempo. Ban-okazo. Belegaj arbaroj. Eksterlandaj geinstruistoj, vizitu la « Esperantan Someran Lernejon ». Petu sciigojn al MICARD, instruisto, Epineux-le-Seguin (Mayenne), Francio.
Faŝistaj aviadiloj super Madrido
Mizera madrida kvartalo. Finita la taga laboro ; revenas hejmen la viro, li aspektas 45-jaraĝa. Laŭ lia vesto k laca mieno oni divenas laboriston. Manpuŝante la enirpordon de malnova domo, li pluen sekvas suprenirante ĝis la kvara etaĝo, k rapide li frapas. En la aperturo vidiĝas knabineto, kiu samtempe laŭte krias : Jen la patro ! Post kiam li penetris en la ĉambron, li tuj estas senmovigata, ĉar rapide ĉirkaŭas liajn krurojn la aliaj 4 gefiletoj, kiuj petas bruante, ke li kaŭriĝu por tiel povi kisi lian vizaĝon.
Post tiu kutima vesper-sceno li salutas sian edzinon, kiu ridetante redonas al li la saluton, pro tio ne forlasante la kuiradon de l’vespermanĝo. Poste li sidiĝas apud la manĝotablon, eklegas jurnalon, dum ĉeflanke sur la planko gaje ludas liaj infanoj. Subite Anjo demandas al sia edzo : « Kiujn novaĵojn vi havas ? » Kaj ŝi ankoraŭ aldonas : « Mi aŭdis diri, ke la aviadiloj bombardis hodiaŭ lernejon, mortigante tie multajn infanetojn. Ĉu tio estas vera, Johano ? »
La viro formetas la jurnalon k levas la kapon kun jesa gesto. Li daŭrigas : « Oni tion jam rakontis al mi, kiam mi eliris la fabrikon. Certe okazis tre abomena sceno : geknabetoj estis kurantaj freneze k dolorkriantaj ; aliaj, kiuj ne havis tempon por elsaviĝi, pereis sub la ruboj de l’enfalanta konstruo aŭ per la disŝprucigita feraĵo, kiun entenis la faŝista bombo. Tio preskaŭ ne estas rakontebla, ĉar ĉio, kion oni povus imagi pri la okazo, estus ja malmulto. Poste kelkaj gepatroj de tiuj senkulpaj viktimoj kuris plorante k antaŭtimegante trovi senvivaj siajn gefiletojn, dum aliaj, eble ne informitaj pri la katastrofo, atendos, atendados vane la rehejmiĝon de siaj gekaruletoj. Kelkaj senkonsole plorantaj patrinoj forte kontraŭstaris, kiam la edzoj volis malproksimigi ilin de la malgaja loko. La viroj pugnominacante promesis venĝi la senmovajn korpetojn, blasfemante interne : Krimuloj !
— Bona kara edzino ! ne plu ni pensu nun pri tio, rimarkigas Johano, vi surtabligu prefere la vespermanĝon, ĉar jam estas malfrue.
Post la manĝo Anjo komencas senvestigi siajn infanojn por enlitigi ilin, dum Johano fumas cigaredon. Finfuminte ĝin, li ankaŭ direktas sin al la dormoĉambro. —
Estas la dua horo matene. Anjo subite vekas per frapoj la edzon. — Johano, Johano ! la aviadiloj ! ŝi krias. — Ĉu vi ne aŭdas la signalojn ? Efektive, estas klare aŭdeblaj la fabrik-fajfilegoj k tiuj de la noktpolicistoj, kiuj avizas al la madridanoj, ke proksimiĝas la faŝistaj aviadiloj. Rapide ambaŭ ellitiĝas, k Johano alkuras por veki la knabetojn, kiuj vestiĝas helpate de la plej aĝa filino. Subite estingiĝas ĉiuj lumoj de la urbo, k tiel Madrido prezentas malfacilan celaĵon al la aviadiloj.
Rapide ili malsupreniras por sin kaŝi, same kiel ĉiuj, celante al la jam de antaŭe konataj rifuĝejoj. La mienoj montras timon k eĉ multaj homoj tremas. Poste aŭdebliĝas grandega eksplodo. Estas la alteriĝo de l’unua bombo sur Madrido. Tiam ĉiuj kurante, preskaŭ panike provas atingi la subter-fervojon. La spektaklo, kiun prezentas tiu rifuĝejo al nia okulo, estas ĉagrena k doloriga samtempe. Tie kuŝas surtere nekomplete vestitaj virinoj k infanoj, kies ĝemoj nur dronas en la pli malpli proksimaj seninterrompaj bomb-eksplodoj. La penso de la pli aĝaj iras al la sorto de l’kompatindaj infanetoj. Ĉu iliaj korpoj povos kontraŭstari la malsekan k ventan atmosferon de l’subtera fervojo ?
Por la seninterrompa flugado de l’faŝista aviadilaro super Madrido, k ĉar la Kontraŭfaŝista Registaro ne povas bone sin defendi pro nesufiĉo de aviadiloj, la mizeraj familioj devas pasigi subtere kelkajn tagojn. Antaŭ tiu situacio la registaro ordonis per urĝa dekreto la elirigon el Madrido de l’maljunuloj, virinoj k infanoj, kiuj rapide estas veturigitaj al aliaj hispaniaj urboj, dum ĉiu fizike taŭga viro estas mobilizita por la defendo al Madrido.
Antaŭ la rezultoj de l’faŝista aviado, bombardanta trankvile vivantan neŝirmitan urbon, mortiganta homojn sur stratoj k placoj, detruanta hejmojn de mizeruloj, ne necesas insisti pri tio, kio estas la deziro de la hispana laborista klaso rilate nian kontraŭfaŝisman lukton.
Jozefo Giol (Barcelono).
Komuniko de la Sovet-Komunista frakcio en SAT
Escepte, ĉar temas pri unua komuniko de nova Frakcio, la teksto, iom pli longa ol permesate, estas akceptata de ni. — Red.)
La granda krizo en la kapitalismo, la ĉiam kreskanta danĝero de nova mondmilito, la potencakiro de faŝismo en multaj landoj, la turniĝoj de IIa k IIIa Internacioj, ĉi-ĉiuj gravaj faktoj kaŭzis teruran konfuzon en la laborista movado. Grandaj partoj de l’revoluciaj komunistoj seniluziĝis pro tiuj okazaĵoj, ili defalis en neaktivan indiferenton, aŭ eĉ fariĝis viktimoj de la faŝismaj
[REKLAMO p.5] BICIKLO-FLAGETOJ REE ESTAS HAVEBLAJ ĈE SAT ! Simpla verda esp. flageto aŭ flageto kun stelo ruĝe randumita. Prezo por ekz-o 3.— fr. fr.
— pàgina 6 —
demagogoj. Aliaj penas gardi sian malnovan konvinkon per senkritika akcepto de l’partia politiko k neatento pri ĉio, kion la opoziciuloj diras. Sed ankaŭ granda parto, kvankam trompitaj en siaj esperoj pri IIIa Internacio, ne senkuraĝiĝis, k penas trovi novan vojon por la realigado de siaj klasbatalaj celadoj. La amasaj strikoj de la lastaj jaroj, la batalego en Hispanio, estas potencaj fortoj, kiuj antaŭenpuŝas tiujn K-dojn k helpas ilin fari k disvolvi ideojn pri la problemoj de klasbatalo. Tiuj laboristoj estas partiigitaj en multege da tre malgrandaj partietoj k grupetoj. Ĉiuj serĉas sian vojon, solaj, sendependaj de la aliaj. Kelkaj partiiĝis al la trockiisma movado, kies klopodoj ŝajnas al ni nepre senfruktaj. Niaopinie, fundamenta kritiko je la konceptoj de IIIa Internacio estas necesa, al kio ankaŭ apartenas kritiko je leninismo. Sed ni faras tiun kritikon sur marksisma fundamento, ĉar marksismo, kontraŭe al leninismo, ne ĉefe estas taktiko, sed metodo por la ekkompreno de l’sociaj okazaĵoj. Tial malsukceso de sur marksismaj konsideroj bazita taktiko ne nepre signifas malsukceson de marksismo mem. Ĉar taktiko estas io ĉiam aliiĝenda, kiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas; scienca metodo tamen estas fiksa. Tial ni estas marksistoj, sed ne leninistoj. Ni baziĝas sur la kritiko k la pozitiva fundamento kreitaj de Roza Luxemburg, de Pankuk, de la Laboristaj Komunistaj Partioj, kiuj en 1920 eksiĝis el la IIIa Internacio, pro gravaj diferencoj. Kaj, kvankam ni ne senkritike akceptas iliajn konceptojn, ni opinias, ke tiuj estas valoregaj por la laboristoj serĉantaj sian vojon en la nova tempo. Sur tiu bazo, jam dum jaroj laboris diversaj grupoj. La neceso, plidisvastigi tiun laboron internaciskale, nin kondukis al la ekeldono de revuo « Klasbatalo », de kiu la 4a numero jam aperis. Por ebligi la internacian esplingvan kunlaboradon, ni nun volas starigi frakcion en SAT, kiu, por esprimi nian konvinkon, ke la klasa potenco de la laboristoj nur povos esti gardata pere de iliaj laboristaj sovetoj, havos la nomon : « Sovet-Komunista Frakcio ».
Ĉiuj, kiuj kiel ni, volas labori por la reorientado de l’laborista movado en revolucia senco, kiuj opinias, ke tutlibera kritiko je la malnovaj konceptoj k pozitiva laboro sur marksisma bazo estas necesaj, aliĝu ! Ili helpu tiun laboron per materia k spirita subteno. La spirita kunhelpo eĉ estas la plej valora, la kunhelpo, kiu konsistas en diskutado pri la de ni k aliaj propagandataj ideoj. « Klasbatalo » staras je la servo de tiuj K-doj. Ne estas necese, ke ili akceptu la neceson de reklarigado sur marksisma bazo en la lab. movado. Diferencaj konceptoj pri multaj aferoj, pri leninismo, Rusio, Hispanio, mondmilito ktp. povos esti komparataj, k el la diskuto la rezulto aperos kiel akiraĵo de ĉiuj kunlaborantoj. Nur necesas, ke la kunlaborantoj akceptu la liberon de l’kritiko, ke ili ne rifuzu pridiskuti ideojn, kiujn ili rigardas kiel sanktajn dogmojn.
Kompreneble, dum la SAT-kongreso en Roterdamo kunveno de nia frakcio devos okazi. Partoprenontoj skribu al ni. Aliaj, kiuj volas kunlabori, sed ne povos viziti la kongreson, ankaŭ skribu al nia korespondadreso. Mendu « Klasbatalo » n! Nia sekretaria adreso estas : Marcelo Leereveld, Amstelveenseweg, 753 supre, Buitenveldert, Amsterdamo (Suda).
Letervespero, ZWOLLE (Nederlando)
Por la novaj aniĝintoj nia sekcio organizos, la 1 an de julio, Letervesperon Ĉiu alilanda grupo aŭ Kamarado estas petata sendi Leteron, PK, Gazeton, k.t.p. al : Kdo : J. Lievestro, St: Jozefstraat, 4, Zwolle (Nederlando). Resp. certa.
La Konstanta Kultura Komitato de la sama sekcio petas TEATRAĴOJN, DEKLAMAĴOJN, VERSOJN K. T. P., por ke ĝi bone povu labori. Helpu nin. Certa respondo.
KOMUNIKO DE ESPERANTISTA LINGVA KOMITATO K AKADEMIO, PARIS.
Por forigi eblan konfuzon, la Akademio sciigas, ke la Oficialaj Lingvaj Institucioj tute ne okupiĝis, k sekve neniel respondecas, pri la verko de ĝia aŭtoro titolita : Oficiala Vortaro de Esperanto, publikigita de s-ro Grenkamp-Kornfeld.
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
P. TH. JUSTESEN : VEREMA RAPORTO PRI LA GERMAN-MOLSA MILITO. Eldono de l’aŭtoro, Fannerup pr. Kolind (Danio). Prezo : 0.60 [?] dkr. aŭ 2 resp. kuponoj. 24 pĝ. Form. 13 × 19 cm. Havebla ĉe SAT por 3 fr. fr. (afrankite).
Molso estas regiono en Danio kun konservativaj kamparanaj tipoj. Pri ĝi rerakontis libere P. Th. Justesen malnovajn (ne maljunajn !) historietojn. Ne akiris mi per la legado klaron, pri kiu milito temas ; sed almenaŭ mi akiris ioman konon pri la moroj k kutimoj de l’molsanoj. — Gramatika eraro sur la kovrilo : rerakontitaj per ; devas kompreneble esti : de.
JAGO VEKI : VORTARA TEORIO DE LA AMO. Kelkaj vortoj ankaŭ pri la seksa vivo. Eldono de J. Wekerle k havebla ĉe J. Wekerle, Mathiasgade 48, Viborg (Danio). Prezo : 3 dan. kr. 88 pĝ. Form. 13,5 × 20 cm.
« La libro ne estas vortaro. Ĝi ja tamen portas ĉi titolon ĉar J. Veki, la aŭtoro, ofte per la formoj k origino de la vortoj pruvas la justecon de sia teorio, kiu eliras el tiu principo, ke tiel, kiel niaj vortoj estas en nia vivo, tiel la vivo mem estas en niaj vortoj. » Tion skribas la esperantistino, al kiu la aŭtoro dediĉas sian libron. Ĉu vere per la pedanta pri-esploro de esperantaj vortoj — ekz. komparo de la vortformoj animo k amo — estas solveblaj filozofiaj problemoj ? La aŭtoro super sia analizado finfine nur ebriiĝas per siaj propraj vortoj. Se tiu stato al li donas la bezonatan kontentigon, nu, tiom pli bone por li ; sed ĉu aliaj spertos la saman efikon ? Mi ne povas kredi tion.
CHR. HOUGAARD : EL LA NEBULO. Tre facila Legolibro (2-a eldono). 23 pĝ. Form. 13,5 × 20 cm. Eldonis : Dansk Esp. Forlag, Thyrasvej 15, Aabyhöj (Danio). Prezo : 0.50 dan. kr.
La dua eldono pruvas la ŝatatecon de tiu ĉi vere facila legolibreto, kies stilo estas tre simpla (pro tio, nature, ankaŭ la legaĵo efikas iom naive). La rakonto prezentas entuziasmoplenan pledon por la interna ideo de esperanto.
XII-a SOMERA UNIVERSITATO (Konferenco de Instruistoj, Konferenco de Virinoj) dum 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Wien (aŭg. 1936). Kompilita de Hugo Steiner (Albrecht Dürer-Verlag, Bandg. 28, Wien VII). 64 pĝ. Form. 15 × 29 cm. Prezo (afrankite) 5 resp. kuponoj.
MARKS-ENGELS : LA KOMUNISTA MANIFESTO. 3-a eldono. Trad. de E. Pfeffer, Lingve revizita de E. Lanti. Kun antaŭparolo de L. Lora (Laurat). 56 paĝoj. Form. 11 × 16 cm. Prezo : 3 fr. fr. (Portreto de K. Marks). SAT-eldono.
Ĉu tiu ĉi tria eldono de la konata baza verko de l’marksismo bezonas specialan rekomendon ? Ŝajnas al ni, ke ne. Tamen restas menciinda la fakto, ke tiu ĉi eldono estas pliriĉigita per tre aktualaj konsideroj de la konata ekonomiisto k esp-isto L. Lora (L. Revo), bazitaj sur la spertoj faritaj depost la apero de tiu ĉi fama verketo. Ankaŭ la lingvaĵo de l’esp. traduko estas multe senbalastigita, tiel ke ĝi iĝis pli neta, pli klara, kio ja ege estas bezonata por tia profunda legaĵo.
COURS ILLUSTRE D’ESPERANTO (REKTA METODO) de Ferenc Szilágyi [?], franca adapto de G. Waringhien. Eld. Esp. Centra Librejo, 11, rue de Sèvres, Paris-6. 100 p. Form. 14.5 × 22. Prezo : 6. fr. fr.
Priparolinte jam la svedan eldonon de tiu ĉi verko, ni ne volas ripeti diritaĵojn. La valoro de l’libro estas bazita sur la ilustraĵoj, kiuj permesas forŝovi iom sur la duan lokon la gramatikon k ebligas vivplenan instruadon. Laborista esp-isto preferos tamen instruilojn, kiuj almenaŭ iagrade memorigas al li la propran sferon.
ARTUR DOMENECH : POEMOJ. Eld. de Jaumes Grau Casas, Aigüesbones, (Katal.). 40 p. Form. 11 × 15 cm. Prezo : unu peseto.
Ampoemoj de la bopatro de s-ro J. Grau Casas, ambaŭ lertaj poetoj k bonaj esperantistoj ankaŭ. S-ro Domenech jam ne plu vivas, k la eldono de tiu ĉi verketo estas kvazaŭ memordonaco de lia bofilo.
JARLIBRO DE LA INTERNACIA ESP. MOVADO, 1937 (Jarlibro de I.E.L.). 260 paĝoj. Form. 11 × 15. Neaĉetebla (nur por membroj individuaj de IEL). Kotizo : 4 angl. ŝil. (kun gazeto : 10 angl. ŝil.).
Ni notas nur du faktojn rilate la adresaron de tiu zorge kompilita libro : 1) ke en diversaj tre gravaj urboj (kiel Helsinki, Sofio, Le Havre) IEL ne havas ĝis nun delegiton ; 2) ke IEL, tiu neŭtrala organizo, havas delegiton en Leningrado, dum al la proleta SAT oni eĉ ne rajtas aliĝi en Sovetio !
LA HOTELKUPONOJ K BENZINKUPONOJ POR LA FREMDULOJ EN ITALUJO. Eldono de la Turisma Oficejo en Romo (en esp-o). 96 paĝoj.
INTERNACIA FOIRO DE BUDAPEST (30. IV.-10.V.37). Esp-lingva prospekto.
Memornoto
REPRESIS EL « LA LERN. » : République Sociale, Narbonne, 1.4. (anekd.).
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS : Signalen, Stokh., 8., 15., 22., 29.4., 6.5.; L’Ecole Emancipée, Marseille, 21.3., Dagblad v. Rotterdam, 25.3. Peresp-an materialon enhavis : Le Combat Syndicaliste, Paris, 7.5.
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 4.50 fr. fr.
NEDERLANDO
Gelernantoj deziras korespondi pĉt. kĉl. [?] Respondo garantiata. Skribu al : K-do A. J. Brinks, Zwolscheweg, 12, Deventer.
K-do deziras korespondi k interŝ. PI, gazetojn ktp. Nepre respondos. Adreso : K-do van Gelder, Datheenstr., 69, Scheveningen.
FRANCIO
20 gelernantoj dez. koresp. kun eksterl. Gek-doj. Nepre respondos ĉiujn. Adreso : Esperanto-Kurso, Ecole du centre, Dombasle, Meurthe et Moselle.
K-dino, muzik-instruistino, dez. koresp. kun sovetaj samprofesiaj Gekamaradoj. Adreso : K-ino Lair, 35, rue Charles III, Nancy.
RADIO HILVERSUM (VARIA) : 12. junio : Jo Hekkert-van Eysden kantos en esp-o; 26.6. S-ino Koch-Koopal parolados (Elsendotempo 20 min., ĉ. la 17-a horo).
Núm. 454, 25 de juny de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13a JARO, N-o 454. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25 JUNIO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Aliilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Raportaro de la Plenum-Komitato de S. A. T. (1936-1937)
A) Generala Parto
Plenum-Komitato. La samaj K-doj kiel en la antaŭa jaro plenumis sian devon kiel plenum-komitatanoj (nur unu el ili, [nelegebla] nur malofte ĉeesti la kunvenojn, pro nokta deĵoro). La Komitato regule kunvenis ĉiu-dusemajne por priparoli la taskojn stariĝantajn konstante antaŭ la gvidantaro. Sekretariis K-do Bartelmes, pri financaj aferoj (kontado, bilanco, rilatoj kun presisto) K-do Bannier. Bartelmes k Bannier kontaktas dufoje ĉiutage, k sabaton posttagmeze. La solvo de ĉiu demando sufiĉe grava estis ĉiam alprenata post komuna ekzameno, ĉu de K-doj Bannier k Bartelmes, ĉu de la tuta P.-K. Post debato la decidoj pri la diversaj punktoj de l’tagordo trovis ĉiam unuaniman akcepton.
Generala Konsilantaro. — Konflikt-Komisiono. En novembro 1936 la P.-K., interkonsente kun la sekretario de l’K.-K., K-do Bout, verkis k dissendis cirkuleron al la G.-K.-anoj, al kiu ni ne postulis (k ne ricevis) respondojn. Tamen ni petis al la G.-K.-anoj tre atente legi la oficialan organon, en kiu informoj regule aperas pri gravaj elpaŝoj de la estraro, k en okazo de bezono doni konsilojn k sugestojn. Plene povos ludi sian rolon laŭstatutan la G.-K. nur en estonto, kiam pliampleksiĝos espereble nia organizo en monda skalo; ĝis tiam, tamen, tiu instanco simboligas la organizosistemon de SAT, kies vivanta esprimo ĝi estas.
La sekretario de l’Konflikt-Komisiono raportos aparte.
Administracio-Redakcio. (Raportoj de l’administranto k de l’redaktoro aperos en julio.) Sola salajrulo restis K-do Bartelmes, kiu faris la redakcian k grandan parton de l’administracia laboro. Alian parton de l’administra laboro plenumis, daŭre sen kompenso, en sia libera tempo K-do Bannier, la prezidanto de SAT (precipe la librotenadon). Malgraŭ la pliiĝinta laboro (sekve de kresko ĉe membraro k abonantaro) la laboroj estis normale plenumataj de la du K-doj, k neniu povos plendi pri prokrastaj liveroj aŭ aliaj fuŝoj. Se la Jarlibro (same la februara « S-ulo ») trafis kun kelktaga prokrasto la membrojn, tio okazis sendepende de nia volo, pro tio ke la dogano belgia retenis la sendaĵojn. La ŝanĝo de l’presejo estis necesiĝinta per la trokariĝo de la preskostoj en Francio; krome ni povis plene kontentigi per tiu ŝanĝo niajn tipografajn K-dojn, ĉar la nova presejo, en Belgio, estas kooperativa entrepreno, kiu plenumas strikte la sindikatajn regulojn. K-do Bannier persone veturis al Bruselo, por aranĝi la preskontrakton (pliaj detaloj pri presado k eldonaĵoj sekvos en la adm. rap.). Precipe la maŝinskribado de l’adresiloj por la nederlandaj LEA-membroj, kiu devas okazi periode, k la ŝanĝoj en la adresoj (eksiĝoj, translokiĝoj ktp), kaŭzis multe da ŝarĝo al K-do Bartelmes, ĝuste en tempo kiam la admin. laboro jam nature estas ekstreme granda (jarkomence). Kun ioma helpo da bonvolemaj Gek-doj ni sukcesis tamen ĝustatempe plenumi ankaŭ tiun laboron; ni notu ankaŭ, ke K-do Piron (plenumkomitatano) troviĝis senlabora en la jarkomenca periodo k venis [nelegebla] kivojn, gazetkolektojn ktp.
Pri la Korespondoficejo, nova servo de SAT, raportos aparte K-do Lenormand, kiu bonvolis transpreni tiun taskon. Tiu Servo signifas realan pluson por nia movado, k ni povas ĝin malkaŝe meti je la aktiva flanko en la jara bilanco.
Frakcioj k Fakoj. Ambaŭ ne disvolviĝis tiel, kiel estus dezirinde. La instiga ekiro ĉe la lasta kongreso ŝajne ne penetris profunden, k ŝajnas ke niaj membroj sentas sin unuavice esperantistoj en niaj vicoj, pli ol « frakcionoj » aŭ « fakanoj ». Ni ne estas el tiuj, kiuj bedaŭras tiun staton, rilate la frakciojn, — kvankam ja frakcioj havas sian utilon k estas el propaganda vidpunkto eĉ necesaj. Tamen ni bedaŭras, ke la Fakaj sekcioj ne pli multe disvolviĝis (instruistoj, kooperativanoj, k.m.a.). Eble la ankoraŭ ne sufiĉe larĝa disvastiĝo de nia organizo en monda skalo estas kulpa ankaŭ en tio? — La Frakcia Regularo devas esti rekonfirmata. — La Kongreso montros, kiu Frakcio k kiu Fako povos pretendi esti vivoplenaj k agokapablaj.
Rilatoj kun L.E.A.-oj. Ni devas diferencigi inter du grupoj da Laboristaj Esperanto-Asocioj, nome tiuj kiuj amike rilatas kun SAT k tiuj kiuj rilatas al ĝi « neŭtrale ». Inter la amikaj ni nomu unuavice la Nederlandan k Svedan LEA-ojn, kiuj varbas ĉiam en sufiĉe granda skalo por SAT (la progresoj de SAT en Nederlando fariĝas nun vere atentindaj, k certe la Roterdama kongreso plie kontribuos potence al la kreskado de nia organizo; la tutlanda peranto, K-do Wels, paroladis en pluraj urboj k sukcesis varbi tiele novajn membrojn). Sekvas rilate varbadon la K-doj en Britio (SATEB), kie la lastjara kongreso sendube faris bonan efikon, k tiuj en Danio (DLEA). Aliaj LEA-oj pli malpli gravaj observis neŭtralan pozicion, nek speciale rekomendis, nek malrekomendis SAT. En Finlando la prezidanto de l’restarigita LEA donis la ekzemplon k aliĝis al SAT; sed tie la movado estas ankoraŭ malgranda, k ni nombras nur malmultajn anojn, malgraŭ favoraj aliĝkondiĉoj. La ĉeĥa LEA ankaŭ rilatas neŭtralece al ni; nov-aliĝoj estas malmultaj, sed restas kerno el malnovaj k fidelaj SAT-anoj. Pri la norvega LEA ni povas konstati ion similan, same pri la svisaj lab. esperantistoj. En Usono la movado estas sufiĉe malforta, malgraŭ la konstantaj klopodoj de K-do Ege en Los Angeles. La LEA nordamerika estas ja tro juna depost sia ĉi-jara renaskiĝo, por povi prijuĝi ĝian agadon k sintenon rilate al SAT.
La franclingva LEA (FET), unueca organizo laŭ la modelo de la unuigitaj lab. organizoj, ĉefe sindikataj, en Francio nuntempa, montras tre akre ĉiujn malfortajn flankojn de tiu intertendenca « paco » kiu estiĝis nur el defenda gesto kontraŭ la minaco de l’faŝismo, sed ne estas profunde bazita sur komuna idearo. La varbado al SAT estas ebla en tia organizo, sed ĝi estas malfaciligita per ĉiaspecaj intrigoj de la kontraŭ[nelegebla] celo ja estas SAT-anigi ĉiujn laboristajn esperantistojn en Franclingvio k ĉar forta propaganda organizo necesas, ni do daŭre kunlaboras en tiu ĉi unuec-organizo. En la gvidado partoprenas SAT-anoj.
Pri aliaj regionoj, kie ne ekzistas aŭ ne plu ekzistas LEA-oj, ni ne bezonas paroli ĉi tie, ĉar nia movado havas tie sensignifan pozicion. En Portugalio, poste en Jugoslavio nia movado estis oficiale malpermesata dum tiu ĉi jaro. En Polio grandskala disvolviĝo ankaŭ ne estas ebla. En Hispanio, finfine, SAT ankoraŭ vivas, sed la milito faris organizan vivon preskaŭ neebla, k ĉiuj fortoj estas streĉitaj alidirekten.
Kun Sovetlanda Esp. Unuiĝo ni havis neniajn rilatojn. Daŭre malpermesata estas la importo de niaj gazetoj, dum aliaj esperanto-gazetoj povas libere eniri Sovetion.
Parencaj organizoj. Neŭtrala movado. La spirite al SAT parenca organizo « Kosmopolis », sub la spirita influo de l’verkisto H. G. Wells, stariĝinta en Britio, pere de unu el siaj reprezentantoj ekkontaktis kun ni (ĉi tiu K-do aliĝis al SAT). Sed ĝis nun pli intimaj rilatoj ne estiĝis.
Al Internacia Popoleduka Kongreso en Parizo (fine de julio) ni delegos reprezentanton.
Ne estante propaganda organizo, ni ne partoprenis la Konferencon aranĝitan de neŭtralaj esperantistoj en Parizo, pri « Esp-o en la moderna vivo ». Ĉi tie ni volas rimarkigi, ke eĉ al la propagand-asocio F.E.T. ne estis eble partoprenigi en tiu konferenco delegito(j)n, pro tio ke kiam FET estis invitata delegi reprezentantojn, jam ĉio rilate laborplanon estis antaŭ-decidita de la neŭtraluloj solaj, k la LEA-anoj eĉ ne rajtus paroli en tiu konferenco laŭ sia klasa vidpunkto, dum la katolikoj rajtis prezenti sian.
Ni respondis malakcepte al invito de Internacia Esp. Ligo reprezentigi nin ĉe la Universala Kongreso en Varsovio, ĉar ni ne deziras honori d-ron Zamenhof en komuneco kun iuj eminentuloj esp-istaj, kiuj estas nekontesteble kontraŭuloj de la laborista klaso.
Kongreso. — Post sukcesa propaganda kongreso en Manĉestro, Roterdamo invitis la 17-an Kongreson, okazontan en la jubilea jaro de Esperanto (1887-1937). La amplekso de l’laborista esp. movado en Roterdamo permesas al ni aŭguri, ke tiu ĉi Kongreso estos inda manifestacio en tiu ĉi memorjaro pri la kreo de esperanto k pri ĝia aŭtoro.
La progresoj de l’Lab. Esp. Unueco. La Kongreso de Manĉestro firme invitis, per sia Gvidrezolucio unuanime akceptita, la proletajn esperantistojn en la tuta mondo senescepte reveni en la naskiĝan domon. Ĝi malakceptis per impona
— pàgina 2 —
50 — SENNACIULO
plimulto prikonsideri la alvokon de F.E.T., kiu fakte estis prezentita, sen antaŭa interkonsento, nek kiel rezulto de kongresdebatoj, de unu persono al la ĉeestantoj ĉe la fino de la unuiĝa kongreso en franclingvaj regionoj (en julio 1936). Ĝi donis kiel garantiaĵon al la esp-istaj K-doj la promeson plejeble forgesi pri la pasintaj malbonaĵoj de l’skisma epoko, k ne plu paroli pri tiuj pasintecaj aferoj en la SAT-gazetoj, por ke ĉiuj trovu fratecan k harmonian atmosferon en nia rondo (1). Gek-doj! tiu promeso estis tenita de SAT, — k ne niaflanke estis starigitaj baroj al la unueco en la kadro de la malnova, elprovita organizo supertendenca…
Kiom ĝusta estis nia decido en Manĉestro, tion montris la ĉi-jaraj okazoj. Precipe la jara kongreso (en Lille) de la, almenaŭ laŭstatute, ankaŭ supertendenca organizo F.E.T. Tie la IPE-anoj atakis krude k senĝene SAT k la SAT-anojn, forjetante la maskon de unuecemo, kiun ili portis en Manĉestro k alie. Ili faris praktike ĉion eblan por malhelpi SAT-anojn partopreni aktive en la unuigita organizo. Post la sperto de Lille, la malkovro de ĝia intrigado, IPE definitive perdis la rajton paroli pri mond-unueco. Neniu povos kredi ĝian sinceron.
Ni ne riproĉas al IPE-anoj ilian politikan konvinkon: ankaŭ al ĉiu homo ni konsentas la [nelegebla] ne kontentiĝas surplugi sian kampon laŭ sia maniero, sed ĉiam denove miksiĝas en la aferojn de SAT. Jen, kion ni riproĉas al la IPE-anoj. Ili do lasu nin labori laŭ niaj principoj k kun niaj perspektivoj, kiel ni lasas ilin agadi laŭ sia plaĉo!
Eĉ en la hispana aktualaĵo IPE trovis oportunan kampon por manovroj k jezuitaĵoj. Sed, ĝuste rilate al Hispanio, ni ne permesos al malhonestuloj makuli la blazonon de nia Asocio. Ĝuste rilate al Hispanio SAT montris, ke ĝi, k nur ĝi, estas unueca, supertendenca organizo, kiu publikigas en siaj organoj raportojn k opiniojn, spegulantaj ĉiujn vidpunktojn de laboristaj organizoj en Hispanio, la popolfrontajn kiel la anarkiistajn k revoluciistajn. Sekve, en tiu rilato same kiel rilate la organizadon de l’laborista esperantistaro, ni ne akceptas politikajn lecionojn de IPE-anoj; same vanaj estas la kritikoj de iuj K-doj, kies sinceron ni ne pridubas, sed kiujn influas « simpatideklaroj » aŭ flatoj de IPE-ĉefoj al ilia adreso.
La SAT-aparato ebligas fari efikan interhelpan laboron. Ĝi povas servi ankaŭ en la nuna hispania lukto. La maniero, kiel la membroj de SAT povas interhelpi, kiel la SAT-aparato povas servi, estas elmontritaj en la tri lastaj paragrafoj de la Statuto. Estas la devo de ĉiu unuopa membro zorgi pri tio, ke la statutaj paragrafoj ne restu vana literaro. La interhelpo cetere okazis k okazadas; membroj komprenis sian devon k servis; plenumante servojn akurate k konscie, ili faris utilon ne nur al sia Asocio, sed plie al la afero de l’tutmonda laborista movado. Ili komprenis, ke ili ne devas lasi la funkciadon de la SAT-aparato, de la interhelpa laboro, de la kultura agado sur la nuraj ŝultroj de la SAT-centro, kiu jam estas superŝutita per laboro pli k pli amasiĝanta. Cetere ankaŭ la centro servis rilate Hispanion. Ĝi peris montranssendojn leterojn ktp, ĝi montris la solidaron de la organizo al la batalantoj per transsendo de libropakaĵoj al centra adreso en Hispanio, por distribuo al la milicanoj (gesto, kiu estis taksata de la K-doj precipe laŭ sia morala valoro). Per tiu gesto ni substrekis, ke ankaŭ en batala periodo ni ne mallevas nian standardon, ke ni restas fidelaj al nia tasko — eduka, kultura, kleriga. Jes ja, ni restas firme konvinkitaj, ke la plej bona servo, kiun ni povas fari al la Revolucio, estas la eduka laboro, kiu estas nia specifa laboro kiel esperantistoj. Meti esperanton al la dispono de la laborista klaso, signifas akrigi la ilon, kiun ni tenas en niaj manoj, — ilo kiu eble pli certe kondukos al la pereo de la kapitalista sistemo, k de la faŝistaj reĝimoj, ol la glavo el ŝtalo. Kaj tiu ĉi nia ilo havas la mirindan econ, ne nur pliprofundigi la scion k intelektan kapablon de la laboristoj sekve plialtigi ilian kulturan nivelon; sed krome ĝi eĉ efikas desinfekte rilate la naciisman bacilon: ĝi efikas pozitive-mondunuiĝe, k ĝi kontraŭbatalas ĝisradike tion, kio estas ĉe la bazo de l’faŝistaj reĝimoj, ĉe la bazo de l’lerneja eduko ankaŭ en nefaŝistaj landoj, kio ebligas subjektive la partoprenon de proletoj en militoj inter nacioj, — la naciisma ideologio.
Iuj K-doj povus riproĉi al ni, kvazaŭ ni volas starigi politikan programon al SAT. Ne, K-doj! ni ne volas tion. Ni nur interpretas por la praktika agado la unuan statutparagrafon! Politika, ĉar klasa organizo, ni ja estas k restas; sed ni ne faras partipolitikon k sekve ne starigas al ni difinitan programon firme k discipline obeendan. Nia Statuto estas larĝa, ĝi permesas al anoj el ĉiuj laboristaj tendencoj esti membroj [nelegebla] en la Manifesto al la esperantistaj laboristoj, kiun ni publikigis en la oktobra n-ro lastjara de « S-ulo », k kiun ni dissendis larĝe tra la mondo, ĉien kie vivas proletaj esperantistoj. Ni ripetis en tiu Manifesto la alvokon direktitan de la Manĉestra kongreso al la Gekamaradoj, starantaj ekster la vicoj de SAT, ĉu organizitaj en fremda organizo, ĉu ne-organizitaj. « La pasinto dormu. La nuno staru sub signo de unueco, de rekunigo de ĉiuj fortoj… K-doj, via loko estas en la vicoj de SAT, kiu ĉiam estis unueca k ne ŝanĝis sian statuton… », tiel ni vokis al la ne-SAT-anoj. Ĉu nia alvoko estis aŭdita? La baldaŭa estonto montros tion, k ni ne nur esperas, sed ni estas certaj, ke la Roterdama Kongreso markos signifoplenan progreson sur tiu vojo.
Ni submetas nian Raportaron al la Kongreso, atendante ĝian komprene indulgeman juĝon pri nia gvida laboro.
Plenum-Komitato.
(1) Ke tiu promeso signifas veran konsentemon niaflanke, pri tio konscios bone ĉiu K-do, kiu konas la respondecojn pri la skismo de l’jaroj 1930-31. Kiu ne estas informita pri tio, bonv. havigi al si la broŝuron eldonitan de SAT « Historio pri la Skismo en la Lab. Esp. Movado », kiu entenas ĉiujn klarigajn dokumentojn. (Prezo: 2 fr. fr. afrankite).
KONFLIKT-KOMISIONO
Nur unu fojon la K.K. estis petata doni helpon, nome el Norvegio. Sed montriĝis, ke la konflikto estas loka. La anoj 20115, 19779 k 19762 plendis pri neaktiveco de K-do 19572 (Peranto en Opsund-Sarpsborg). La K.K. konigis sian opinion, post kio ne plu sekvis respondo.
La sekretario de la K.K. petas esti anstataŭata.
Por la K.K.: J. Bout (Roterdamo).
Proponaro de l’Komisiono pri Kongresa Gvidado
(elektita ĉe la Manĉestra Kongreso)
Tuj post la elekto, la ĉeestintaj komisionanoj kunvenis k decidis pristudi la regularon en siaj propraj landoj dum du monatoj. K-do Germen ne povis akcepti kunlaboron en la komisiono k K-ino Saran anstataŭis lin. La 3an de novembro mi dissendis al ĉiuj komisionanoj miajn proponojn por la elekto de l’prezidantaro, k aliaj kongres-funkciuloj, specimenon de tagordo, k 15 regulojn por prezido. La 6an de marto mi dissendis al la samaj la kritikojn k aldonojn de ĉiuj miaj proponoj, kun miaj komentoj. La postaj respondoj montras, ke ne eblas, per korespondado, havigi unuaniman proponaron. Pro tio la Proponoj estas tiuj, kiuj estas akceptitaj de la plimulto en la komisiono, k la Amendoj la malakceptitaj sed, laŭ mia opinio, sufiĉe gravaj por meriti diskuton antaŭ la findecido. Mi dankas la kunlaborantojn en la komisiono pro la helpo k la kamaradeca spirito, kun kiu ili faris sian taskon.
Nun estas la devo de l’membraro doni al la Proponaro seriozan atenton.
J. Sulski (Sekr. de l’Komisiono).
Metodo por elekto de l’prezidantaro k aliaj Kongresfunkciuloj
La sekr. aŭ alia reprezentanto de la P.K., kiu havas la taskon malfermi la kongreson, post interkonsiliĝo kun la O. K. K. devas proponi la 5 membrojn de l’P-aro. La anoj de l’organizo havas la rajton proponi aliajn membrojn. Poste okazu voĉdono pri la proponitaj membroj. Post la voĉdono la sama K-do sammaniere aranĝu la elekton de l’aliaj kongres-funkciuloj.
Ĉiu P. ricevu tuj post la elekto ekzempleron de la Regularo k Tagordo. Nur unu membro de l’P-aro prezidu ĉe kunsido, k ili inter si decidu pri la vico.
Specimeno de Tagordo
- Salutvortoj; 2. Elekto de Prezidantaro (5 personoj); 3. Elekto de Protokolantoj (3 personoj); 4. Elekto de Propon-Komisiono (3 personoj); 5. Elekto de Voĉdonkomitato (3 personoj); 6. Raporto de la P.K.; 7. Financa Raporto; 8. Raporto de la Redakcio; 9. Raporto de la [nelegebla] de la K.K.; 11. Proponoj; 12. Deziresprimo pri la venontjara kongresurbo; 13. Gvid-rezolucio; 14. Eventualaĵoj.
Regularo por la Prezidantaro
- Dum la kunsido en kiu li prezidas la P. estas plene respondeca por la progreso k ordo. 2. Li devas agi laŭ sentendenca maniero dum la debatoj, k ne rajtas partopreni en la diskuto alimaniere ol doni konsilon, aŭ proponojn al « la ordo ». Se li deziras partopreni en la diskuto, li devas transdoni provizore la prezidon al alia P., kiu gvidos ĝis la koncerna afero estas findiskutita. 3. Estas lia devo doni la samajn oportunojn al ĉiuj membroj de la organizo, kiuj aliĝis k ĉeestas la kongreson, por partopreni en la diskutoj. 4. Konstatinte ke granda nombro da membroj deziras paroli pri iu propono, li rajtas sugesti la limigon de la tempo por ĉiu partoprenonto. 5. Opiniante ke propono estas jam sufiĉe diskutita, li rajtas sugesti la ĉesigon de debato. 6. Krom la proponinto, neniu rajtas paroli pli ol unufoje pri propono, escepte se: a) oni estas devigata respondi al personeca atako; b) pri punkto de ordo; c) doni klarigon pri sia antaŭa parolo, (sed nur se neniu deziras paroli kiu ankoraŭ ne parolis). 7. La proponinto nur rajtas respondi al la kritiko de sia propono. Se neniu kontraŭas la proponon, ne necesas ke li parolu dufoje. Post la respondo de l’proponinto neniu havas la rajton paroli, k la P. devas voĉdonigi sen interpreto aŭ komento. 8. La P. devas atenti ke la parolantoj parolu nur pri la propono diskutata, k evitu personecajn atakojn. 9. Se parolanto daŭre deflankiĝas de la propono, la P. rajtas ĉesigi lin, k alvoki la sekvantan parolanton. 10. Li havas la rajton postuli, ke membro aŭ membroj forlasu la kunvenejon pro daŭra interrompo, aŭ alia malorda konduto. La elsendita(j) membro(j) ne rajtas re-eniri la kunvenejon, antaŭ ol okazis interkonsenta akordiĝo kun la P-aro. 11. La voĉdono ordinare devas okazi per la montro de membrokarto en levita mano, escepte kiam temas pri personoj. En tiu okazo se almenaŭ 4 kongresanoj postulas sekretan voĉdonon, la voĉdonkomitato devas tion aranĝi. 12. Neniu propono, kiu temas pri ŝanĝo aŭ aldono al la Statuto de la organizo, devas esti akceptata por diskuto, se ĝi ne estis antaŭe publikigita en la oficiala gazeto, laŭ la Regularo (art. 22, 23). 13. Amendoj al la publikigitaj proponoj devas esti sendataj al la P-aro antaŭ la fino de la unua kunsido. 14. Proponoj kiuj ne temas pri ŝanĝo aŭ aldono al la Statutoj, devas ankaŭ esti antaŭe publikigitaj en la gazeto. Tamen, se tiaspeca propono alvenis sen antaŭa publikigo, la unuanima opinio de l’P-aro k la Propon-komisiono rajtigos la P. akcepti aŭ malakcepti la proponon por diskuto. Se ne estas unuanima opinio, li devas, sen diskuto, voĉdon-
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 51
igi la kongresanaron, k la plimulto en la kongreso faros la decidon.
Amendoj de K-do Veen
A) La sekr. aŭ alia reprezentanto de la P.K. proponu kandidatigon por kvinana p-aro funkcionta en venonta kongreso. La kandidatigo estu publikigata en « S-ulo » almenaŭ 4 monatojn antaŭ la kongreso. Tiucele la P.K. duonjaron antaŭ la kongreso publikigu alvokon por kandidatigo fare de la anoj k cetere mem faru la necesajn paŝojn, por ke la kandidatigo estu publikigita en « S-ulo » kun pleja certo pri ĉeesto de l’koncernaj kandidatoj en la kongreso k akcepto iliaflanka. Ĝi mem rajtas kandidatigi kompletan p-aron. La kongreso voĉdonu pri la p-aro k P.K. k la Kongreso poste proponu la ceterajn kongr. funkciulojn. La Kongreso same voĉdonu pri akcepto. Ĉiu kandidato por prezidanteco ricevu tuj post la kandidatiĝo ĉiajn informojn, kiuj rilatas kongreson k tagordon, por esti plene informita. Ili rajtas peti pli precizan informon koncerne iun kongresan aranĝon. Nur unu membro de la p-aro povas prezidi la kunsidon k ili inter si decidu pri la vico. La kandidatoj kunvenu kun la P. K. aŭ ĝiaj reprezentantoj antaŭ la malfermo de la kongreso por fiksi interkonsente proponotan tagordon, tiel ke iu elektota P. plene konu sian taskon farotan en okazo de elekto.
B) Principe la diskutoj okazu laŭ jena maniero: La proponinto rajtas klarigi sian proponon k klopodi defendi ĝin. Poste la membroj-kongresantoj povu prezenti sin por klarigi sian opinion. Ili unue anoncas sin k poste parolas laŭvice. Novaj parolantoj post la unua prezento k parolo estas akceptataj nur se la Kongreso konsentas. Post la paroloj la proponinto rajtas respondi la parolintojn. En okazo de malklaro la P. rajtas proponi daŭrigon, pri kiu la kongreso decidos.
Amendo de K-do Frodelund
La P. havas la rajton voĉdonigi ke membroj aŭ gastoj forlasu la kunvenejon pro daŭra interrompo aŭ alia malorda konduto dum la kunsido. Per voĉdono la membroj decidos la longon de la foresto (1 aŭ 2 kunsidoj, ktp).
[BILDO p.3 | 5,52,30,74] Afiŝo de la kongreso: nigra kolumno kun la vertikala vorto «ESPERANTO» maldekstre; kvinpinta stelo kun «SAT» antaŭ granda blanka suno, ponto kaj tri profiloj de laboristoj; teksto «17a KONGRESO DE» kaj «1-7 AŬGUSTO 1937», sube «EN ROTERDAMO NEDERLANDO».
Adreso de la O.K.K.: por mono: K-do A. v. d. Pols, Hortensiastr., 17, Rotterdam Zuid, ĝiro 275 837; por ĉio alia: K-do C. van Essen, Westerbeekstraat, 57, Rotterdam Zuid, Nederlando.
6a Komuniko
Honora Prezidanto: Honora prezidanto de la kongreso estos K-do DREVES UITERDIJK, la unua nederlanda esperantisto, pioniro por Esperanto en Nederlando.
Aliĝoj: Jam pli ol 500 kongresanoj anoncis sin k supozeble ankoraŭ multaj venos! Ni zorgu, ke nia 17a fariĝu la plej granda kongreso, kiun SAT ĝis nun havis!
Kotizo: Pro diversaj kialoj, i. a. ĉar ni ne jam scias, ĉu la nederlanda fervojo donos rabaton k ĉu la nederlandaj senlaboruloj akiros forpermeson por viziti la kongreson, la OKK decidis prokrasti la limdaton por frualiĝoj ĝis la 10a de julio. Tio do signifas, ke ĝis la 10a de julio oni ankoraŭ povas aliĝi pagante la malaltan prezon (2 gld., 1 gld. por senlaboruloj). Post tiu dato nepre validos la pli alta tarifo! Tiuj, kiuj jam pagis 2 1/2 gld. aŭ 1 1/2 gld. rericevos la duonan guldenon en la kongreso.
Apartaj Kartoj: Ni urĝe instigas al ĉiuj, kiuj povos ĉeesti nur dimanĉe k sabate, tamen aliĝi al la kongreso k ne aĉeti apartajn kartojn. Pro la amasa aliĝo ni jam ne povas vendi al ne-kongresanoj apartajn kartojn por la solena malfermo. Gek-doj, devigu nin per amasa aliĝo lui pli grandan salonon! Por la Interfratiĝ-[nelegebla]
Favora Libertempo: La ĉefestraro de l’nederlanda PTT favore decidis pri peto doni libertempon dum la kongreso. Ĉiu PTT-isto do povas ĉeesti la kongreson.
Forpermeso por Senlaboruloj: La ministro ne jam respondis al peto de FLE doni forpermeson al la nederlandaj senlaboruloj, por ke ili povu viziti la kongreson. Ni klopodos tuj post ricevo de la respondo informi la nederl. K-dojn.
Io Nova: « INTERNACIA KONVERSACI-VESPERO »: Merkredon, la 4an de aŭgusto, ni aranĝos en LYBELLE « Internacian Konversaci-vesperon ». Celo estas havi agrablan vesperon, en kiu kiom eble plej da kongresanoj kunlaboros.
La OKK liveros al la programo muzikon k teatraĵeton ludotan de infanoj. Por la cetera programo zorgu la kongresanoj mem! Ni ŝatus, se el ĉiu lando aŭ regiono K-doj anoncus sin por kunlabori per io ajn en la programo! Jam anoncis sin grupo da popoldancantoj el Manĉestro. Gek-doj, zorgu, ke tiu intima k agrabla vespero sukcesos! Anoncu vin al la OKK.
Rabato Fervojoj: Ni ne jam definitive scias, ĉu la nederlanda fervojo donos rabaton al kongresanoj. (Ĝi provizore rifuzis, sed ni denove klopodis). Tuj post ricevo de la respondo ĉiu aliĝinto vojaĝonta tra Francio k Belgio ricevos la rabatilojn, kiuj rajtigas je rabato por Francio de 40 0/0 k por Belgio de 35 0/0. La aliĝintoj el Francio ricevos ilin de SAT, tiuj el aliaj landoj ricevos ilin rekte de la OKK. Atentu, ke vi mem devas indiki sur la biletoj vian nomon, staciojn de forveturo k alveno ktp. La francajn biletojn vi dum la kongreso stampigu de la OKK. Se ne, ili ne validos por la revojaĝo! Petu do stampon en la kongreso!
Informpetantoj: Antaŭ ol vi skribos al la OKK por informoj, vi unue esploru, ĉu jam aperis la informo dezirata en « S-ulo »! Vi nepre starigu konkretajn demandojn, pri kio vi deziras esti informata k aldonu poŝtmarkon, se vi loĝas en Nederlando, k respondkuponon se vi loĝas ekster Nederlando!
Gastigado: Ni jam ne disponas plu pri privataj loĝejoj. Oni do anoncu sur la aliĝilo, ĉu oni deziras loĝi en hotelo aŭ en la amasloĝejo. Se vi mem zorgos pri hotelo, vi nenion menciu sur via aliĝilo.
Amasloĝejo: En NENIJTO-HALO ni havos apartajn dormejojn por viroj k virinoj. Ni tre verŝajne ne sukcesos prunti litkovrilojn, do oni mem KUNPORTU LITKOVRILOJN!!
La OKK klopodos zorgi, ke ĉiu gasto en NENIJTO-HALO matene ricevos teon, por manĝaĵo oni kompreneble mem zorgu!
HOTELOJ: En Roterdamo estas sufiĉe da hoteloj kun plej diversaj prezoj. Ĉar ni verŝajne ĝuos atentindan rabaton por grupoj, ni konsilas al ĉiu, ke oni mendu hotelĉambrojn post alveno en la kongresurbo. En la akceptejo vi povos trovi detalajn informojn k sufiĉe da deĵorantoj por helpi vin. [nelegebla] 2,50, 3,00 ktp. Kun tuta pensiono por unu tago 3,50, 4,00 ktp. Krom tiuj ni disponas pri loĝejo nur por viroj, kiu estas tre rekomendinda k kie la prezoj estas tre malaltaj, ekz. loĝado kun matenmanĝo por unu nokto 0,60 gld. pensiono por tuta semajno 6,00 gld. Sed denove, tion oni plej bone povos aranĝi, alveninte en Roterdamo.
PROVIZORA PROGRAMO
Akceptejo k kongresejo estos en la salono « LYBELLE », Gedempte Vest, 6, tuj apud COOLSINGEL k la grandega mazeno « BIJENKORF » (ABELUJO).
La akceptejo malfermiĝos sabaton la 31an de julio 1937, je la 10a horo. Tiuj, kiuj alvenos post la 19a horo, rekte iru al la salono « DOELEN », Coolsingel (tuj apud la urba domo).
SABATON: 20-a horo. Granda Interfratiĝvespero en la salono « DOELEN », Coolsingel. Kunlaboros i. a. la Esperanto ĥoro « Matenruĝo » k la orkestro « Roterdama Poŝtharmonio ». Prezentiĝos speciale verkita amasludo « NOVA AŬRORO » de BAS WELS. Post la kunveno la gastoj kolektiĝos en grupoj por esti kondukataj al la diversaj loĝejoj.
DIMANĈON: 14-a h. Fotografado k Solena Malfermo de la kongreso en la kongresejo « LYBELLE ». Kunlaboros la opero-baritono JAN BLOK.
LUNDON: 10-a h. 1a[?] Laborkunsido en LYBELLE. ĉ. 14-a h. Oficiala akcepto de la kongresanoj en la urba domo. 20-a h. Dua laborkunsido.
MARDON: 10-a h. 3a laborkunsido. ĉ. 14-a h. Perboata ekskurso tra la roterdamaj havenoj. 20-a h. 4a laborkunsido.
MERKREDON: 10-a h. Kunsidoj de: VIRINOJ, SENNACIISTOJ, SOVET-KOMUNISTOJ, STENOGRAFISTOJ en diversaj propraj salonoj de FLE-sekcioj. Pri la salonoj k horoj ni komunikos en julia « S-ulo ». ĉ. 14-a h. Ekskursoj al iu granda ŝipo (t.
— pàgina 4 —
52 — SENNACIULO
n. « markastelo ») k al kooperativa fabriko. 20-a h. « Internacia Konversaci-vespero ». La programon prizorgu la kongresanoj mem! Ni atendas anoncojn de kunlaborontoj!
ĴAŬDON: Tuttaga ekskurso al la marbordo (per ŝipo).
Atentu! En la kongreskotizo estas ĉio enkalkulita, escepte la ekskurson ĵaŭdan, kiu postulas ĉ. 35 cendojn por la ŝipveturado. KONGRESANOJ KOMPRENEBLE NE APARTE PAGOS POR LA INTERFRATIĜ-VESPERO KTP. En julia « S-ulo » aperos la definitiva programo.
Por la OKK. C. van Essen, sekr.
KVINA LISTO DE ALIĜINTOJ
- K-do X., Aŭstrio; 128. J. Postema, Hoek van Holland (Ned.); 129. L. Hoogenboom; 130. F. Bouwman; 131. H. Hovener, ĉiuj Roterdamo; 132. H. de Vries, Amsterdamo; 133. [nelegebla] K-ino I. Walekamp; 137. K-do G. Roelofs; 138. J. Kram; 139-140. Gek-doj Oudenhooven, ĉiuj Amsterd.; 141. J. Spithout, Roterd.; 142. K-ino R. Peters, Roterd.; 143. K-do A. Nientker, Amsterd.; 144. SAT-Amika Rondo, Buenos Aires (Arg.); 145-146. Gek. Coen, Bruselo); 147-148. Gek. Le Bacq, Bruselo; 149. K-do A. Zegers, Eindhoven (Ned.); 150. C. Brouwer, Utrecht (Ned.); 151. M. v. Houtert, Roterd.; 152. K-ino B. Davis, Manĉester; 153. K-ino I. Ship, Salford (Angl.); 154-155; K-inoj Bowden, Manchester; 156. K-do R. Porter, Salford (Angl.); 157. L. Rosenbloom; 158-59. Gek-doj Isaacs; 160. K-do E. Sugar; 161. M. Rosner; 162. D. Greenberg; 163. G. Dutton, ĉiuj en Manchester; 164. M. Kok; 165. W. Smit; 166. A. Slis; 167. K-ino N. Verhoef; 168. K-do G. v. Biene; 169. K-ino Stolk; 170. K-do G. Vermeulen; 171. M. Drinkwaard, ĉiuj en Roterdamo; 172. J. Veen, Alkmaar (Ned.); 173. K-ino Resseguier, St. Gal par St Amans (Francio); 174-175. Gek. v. d. Lecq, Reeuwijk (Ned.); 176. K-do L. Roelofs, Nieuwenhoorn (Ned.); 177. J. Bogaard, Terneuzen (Ned.); 178. P. Thorsen, Helsingör (Danio); 179. J. S., Roterd.; 180-181. Gek. v. d. Waal, Roterd.; 182. K-ino R. v. Eck, Ede (Ned.); 183. K-do A. v. Rosmalen, Schiedam (Ned.); 184-185. Gek. v. Gink, Schiedam (Ned.); 186. K-do S. Jalade, Pésenas (Fr.); 187. K-ino M. v. Veen, Roterd.; 188. K-do 10865, Germanio; 189. M. v. Lindonck, Roterd.; 190. K-ino V. Hogg, Londono; 191. K-ino E. Tobias, Londono; 192. K-do I. Floro, Londono; 193. K-ino D. O’Dell, Luton (Angl.); 194. A. Nichols, Luton; 195. K-do G. Davies, Salford (Angl.); 196. S. Pottings, Manchester; 197. K-ino N. Cohen; 198. C. Ibbetson; 199. A. King; 200. M. Pratt; 201. L. Yzorssky; 202. B. Yzorssky; 203-204. Gek. Walker, ĉiuj en Leeds (Angl.); 205-206. Gek. Atkinson, Luton (Angl.); 207. K-do J. Mann, Leeds; 208. K-do X., Aŭstrio; 209. D.G.v.d. Kroef, Roterd.; 210. K-ino P. Montagné, Evreux (Fr.); 211. K-do J. Parmentier, Braine-l’Alleud (Belg.); 212. K-do M. Konincks, Delft (Ned.); 213. K-do G. Bexkens Amsterd.; 214. X., Aŭstrio; 215-216 Gek. Veen, Amsterd.; 217. K-do A. Oskam; 218. J. Struik; 219. B. A. v. Oorschot; 220. L. v. d. Stroom; 221. J. Heijmans; 222. A. C. Huigen; 223. A. v. d. Linden; 224. J. B. Rasenberg; 225. P. Lodder; 226. W. N. Brandt; 227. T. de Jong; 228. C. W. Zeedijk; 229. A. de Jong; 230. R. Boudewijn; 231. H. J. Mandos; 232. F. Peijzel; 233. J.v.d. Zwaan; 234. A. Nederpelt; 235. J. Welter, ĉiuj en Roterdamo; 236. C. H. v. Rees; 237. J. de Ligt; 238. K-ino J. Bakhuizen; 239. K-do F. Kalisvaart, ĉiuj en Vlaardingen (Ned.); 240. J. Bout, Roterd.; 241. K-do M. Wesdorp, Roterd.; 242-43. Gek-doj Lugtenburg, Roterd.; 244. K-do H. Spaanenburg, Enkhuizen (Ned.); 245. P.v.d. Slik; 246. W.v.d. Kruk; 247. H. A. Lugtenburg; 248. J. Hendriks; 249. N. Langerak; 250. L.v.d. Berge; 251. K-ino A. Dijksman-Troost; 252. K-do J. Reek; 253. A.H. Bloot; 254. J. Gerritsma; 255. J. Starrenburg; 256. A. Rietveld, ĉiuj en Roterd.; 257. G. J. Burgman, Amsterd.; 258. J. Tiemens, Terwinselen; 259. J.P. de Jager, Amsterd.; 260. K-ino F. de Vries, Amsterd.; 261. E. Snijders, Amst.; 262. K-do J. Baron, Darwen (Angl.); 263. G.J. Kramer; 264. H. Blom; 265. N. Bos; 266. J. Giessens; 267. W.H. Lahey; 268. S. v. Gastelaars; 269. J. V. Dupain, ĉiuj en Roterd.; 270. N.v.d. Tuin, Schiedam; 271. J. Knaapen, Schiedam; 272. S.G.v. Dijk, Schiedam; 273. K-ino A. Zoll; 274. K-do C. Teuling; 275. M. Eerdmans; 276. G. Raauw; 277. A. Rotmans; 278. W. v. Driel, ĉiuj en Roterd.; 279. G. J. Worst, Hago; 280. H. Nieweg, Amsterd.; 281. L. Gerritsen; 282. K-ino A. Gluvers; 283. K-do G. Brugman; 284. K-do A. Huizer, ĉiuj en Roterd.; 285. K-ino R. Sandström, Stockholmo; 286. A. Edlund, Tureberg (Svedio); 287. K-do E. H. Ekstrand, Sundbyberg (Svedio); 288. K-do 17307, Ĉeĥoslov.; 289. M. Leereveld; 290. J. G. Clobus; [nelegebla] 297-298. Gek. Klijn; 299. K-do G. Hogers; 300. K-ino S. Lotte; 301. K-do H. de Vries, ĉiuj en Amsterd.; 302. J. Rival, St. Etienne (Franc.); 303. O. de Vries, Hilversum (Ned.); 304. J. v. d. Rhee, Alblasserdam (Ned.); 305. M. Shomma, Alkmaar (Ned.); 306. P. Veer, Alkmaar; 307. L. Pauvrehomme, Toulon (Franc.); 308. H. Isnard, Marseille; 309. N. Gieure, Bordeaux; 310. O. Pasquier, Nemours (Franc.); 311. K-ino P. Maisonneuve, St. Sernin (Franc.); 312. K-do M. Dumet, Chalette (Franc.); 313. K-do J. Lachaume, Montargis (Franc.); 314. K-ino S. Moreau, Montargis; 315. G. Corvot, Montargis; 316-317. Gek. v. Dijk; 318. K-do A. Luca; 319. K-ino M. Henkens; 320. E. de Vletter; 321. H. Jansen; 322. H. de Swaan-Arons; 323. N. Kooijman; 324. K-do S. Assele; 325. F.J. Verschoor; 326. K-ino M. S.; 327. K-do C. Oosthoek; 328. Th. de Bruin, ĉiuj en Roterd.; 329. A. J. Bienefelt, Delft (Ned.); 330. H. Bout, Delft; 331. H.W. Kardolus, Delft; 332. C. J. Kroon, Roterd.; 333. A. Pinster, Roterd.; 334. K-ino L. Pigault, Calvados (Franc.); 335. K-ino B. Pigault, Calvados; 336. W. E. Polderman, Middelburg (Ned.); 337. K-do A.v.d. Elst, Roterd.; 338-339. Gek. Faulhaber, Amsterd.; 340. K-do F. Paquier, Nyon (Svisio); 341. S. Utberg, Lysekil (Svedio); 342. K-do L. Naerebout, Rotterdamo; 343. K.v.d. Schulp, Dordrecht (Ned.); 344-345 Gek. Groeneweg, Dordr.; 346. K-do J. Roos, Dordr.; 347. W. Koorneef, Dord.; 348. Kasteelen, Roterd.; 349. K. Kluft, Amsterd.; 350. S.v.d. Sluis, Roterd.; 351. K-ino S.v. Essen, Roterd.; 352-353. Gek. Henstra; 354. K-ino P. Rosseel; 355. A. C. Timmers; 356. H. M. Bekkers; 357. K-do J. W. Saltink, ĉiuj en Arnhem (Ned.); 358-359. Gek. Bloemink-Bout, Rotterd.); 360. K-do F. Westenborg, Bussum (Ned.); 361. W. Westenborg, Hilversum (Ned.); 362. X. (19 408), Dancigo); 363-364. Gek. Langeberg, Roterd.; 365. K-do H. Roos, Roterd.; 366. J. Kein; 367. W. Sisson; 368. J. Edge; 369. K-ino H. Dillon, ĉiuj en Manchester; 370. X., Aŭstrio; 371-372. Gek-doj Vollegraaf; 373. K-do J. Baan; 374. C. W. Vroom; 375. C. v. Vessem; 376. A. de Bes; 377. C. Bruinink; 378. A.W. Balk; 379. C. Beukelman; 380. K-ino H. v. Buitenen; 381. K-do Lambrechts; 382. E. Lehman, ĉiuj en Roterd.; 383-384. Gek-doj Frielink, N. Scharwoude (Ned.); 385. K-do C. A. Weerts; 386. J. C. A. de Nobel; 387. v. Noord; 388-389. Gek-doj v. Italië; 390. K-do J. Hoek; 391. v.d. Weijden; 392. D. Esper; 393. N. Groenewege; 394. J. v. d. Vliet; 395. C. H. Grüteke; 396. J.H. v/ Giin; 397. C. Quint; 398. J. Houman; 399. J.v.d. Meer, ĉiuj en Roterd.; 400. V. Doughty, Stretford (Angl.); 401-402. Gek. Ardern, Lancashire (Angl.); 403. K-do J. Kuiterman, Emmen (Ned.); 404. H.F. Koning, Eefde (Ned.); 405. J. Groeneschij, Koog a/d Zaan (Ned.); 406. P. Bakker, Roterd.; 407. 20 041, Schiedam (Ned.); 408. H. J. Rooimans; 409. G. de Waard; 410. P. Marks; 411. W. H. Denenkamp; 412. G. v. Oosterom; 413. W. Greep; 414. W. Borsje; 415. P. v. ‘t Sand; 416. H. Muetgeert; 417. N. Kool; 418. J. F. v. d. Biggelaar; 419. J. M. Timmerman; 420. A. Markus; 421. G.v.d. Hoek; 422. v.d. Wulp; 423. L. Folmer, ĉiuj en Roterd.; 424. P. Roos, Gouda (Ned.); 425. G. Mosterdijk; 426. A. de Smit; 427. C.W. Tengeler; 428-429. Gek. B.A. de Wit; 430. K-do G.J. de Wit; 431. G. Verezen; 432. M. Griep; 433. C. Worms; 434. L.C. Deij; 435. J. Letterman; 436. K-ino C. Bonefaas; 437. K-do B.C. Rasenberg; 438. K-ino S. v. Praag; 439. K-do J. Mahutte; 440. E. v. Praag; 441. C. v. d. Kraan, ĉiuj en Roterd.; 442. G. Gourlay, Paisley (Britio); 443-444. K-doj J. k J. Lambert, Paisley; 445. K-ino A. Lochvil, Paisley; 446. K-ino N. Wyllie, Johnstone (Britio); 447. K-do A. Cooper, Londono; 448. K-ino A. Whitman, Londono; 449. K-do W. Kirkip, Morden (Angl.); 450-451. Gek. Warren, New Eltham (Angl.); 452. K-do J. Crispin, Ipswich (Angl.); 453. H. Nowell, Sandwich (Angl.); [nelegebla] v. Gelderen; 457. A. Monster; 458. K-ino L. Korevaar; 459. K-ino E. L. Admiraal; 460. H. M. Goethart; 461-462. Gek. Grevenbroek, ĉiuj en Roterd.; 463. K-do C. Mulder, Heemskerk (Ned.); 464. P. Geerlings, Beverwijk (Ned.); 465. G. v.d. Brink, Velzen (Ned.); 466-467. Gek. Kaspers, Beverwijk (Ned.); 468. K-do H. D. Muller, Schiedam (Ned.); 470. J. Z. Hordijk, Gouda (Ned.); 471-472. Gek. Macdonald, Paisley (Angl.); 473. K-do Abio, Budapest (Hung.); 474. K-do M. Cottray, Vaires (Franc.); 475. K-ino Y. Villatte, Chatillon (Franc.); 476. K-do P. Cugny, Dijon (Franc.); 477. K-do [nelegebla], Graz, Aŭstrio; 478. K-do M. Demmenie; 479. K-ino J.v.d. Wilt; 480. K-do T.D.v. Munster; 481. P. Zwaaneveldt; 482. I. Manheim; 483. K-ino C. Kroonenburg; 484. K-do F. H. Koppenjan; 485. D. Leerentveld; 486. J. Lange; 487. W. v. Groeneveld; 488. D. Bos; 489. A. Ottenhof; 490. W. v. d. Veer; 491-492. Gek. Mosch; 493-494. Gek. Tromper, ĉiuj en Roterd.; 495. K-do H. Plaisant, Trélazé (Franc.); 496. B. Fiole, Alblasserdam (Ned.); 497. K-ino J. de Wilde; 498. K-ino A. Doorgeest; 499. K-do C. v. Langelaar; 500-501. Gek. Taanman; 502. K-do S. J. Plekker; 503. A. de Waard; 504. S. J. v. d. Werf; 505. K-ino I. Visser, ĉiuj en Zaandam; 506. K-ino Riz, Amsterd.; 507. K-do Essenberg, Amsterd.
Tra la Esperanta Gazetaro
La organiza problemo ĉe la neŭtralaj esperantistoj
Kiu ne pensus pri la skismo en la laborista esperanto-movado, sekvante la disvolviĝon de la disrompo en la neŭtrala movado! La organiza strukturo ankaŭ ĉi tie difinis la disiron. En bele prezentita propagand-n-ro de « Esperanto » (UEA), n-oj 441/2, ni trovas multajn dokumentojn pri la disrompo, k ankaŭ artikolon de Edmond Privat, kiu klare elmontras la diferencan komprenon pri organiza bazo inter IEL-anoj k UEA-anoj. Konsentante la neceson de la naciaj propagand-societoj, kiuj « devas adaptiĝi al la cirkonstancoj de sia ŝtato », Privat insistas, ke « UEA devas resti plene sendependa de tiuj momentaj fluoj k refluoj naciaj. Estas ĝia rolo konservi netuŝebla la spiritan fundamenton de esperantismo, tiun supernacian k supergentan atmosferon, kiun Zamenhof volis krei per la nova lingvo… » Pli poste li diras, rilate la situacion dum la mondmilito: « Se UEA estus tiam federacio de naciaj societoj, ĝi ne estus povinta ludi tiun rolon (nome de peresperanta servanto — Red.). Se ĝi estus nun tia federacio, ĝi riskus kaŭzi malfacilaĵojn al tiu aŭ alia societo nacia pro aparta enlanda situacio. » La
— pàgina 5 —
SENNACIULO 53
IEL-anoj ne facile refutos tiun ĉi juĝon de spertulo.
Tra ekstrem-orientaj okulvitroj
En la « Revuo Orienta » [?] (Tokio), maja n-ro, redaktoro prikonsideras jene la nunan situacion de l’eŭropa kontinento : « De kie venas la nuna maltrankvilo en Eŭropo? Eŭropaj potencoj nun baraktas por akiri hegemonion. Du partioj sangverŝadas en Hispanio. Anglio intencas deteni la potencon de Italio. Germanio penas kiel bari la komunismon de Sovetio. Eŭropo ja sidas sur bombo. »
Nek…. Nek
En « Heroldo de E. » (n-o 22) la redaktoro respondas al akuzoj al li direktitaj de katolikaj « samideanoj » pro malneŭtrala sinteno rilate Hispanion. Frato Wigbertus, laŭ « Espero Katolika », skribis rekte al generalo Franko, k ricevis post dek tagoj respondon, ke « generalo Franko sentas nenian antaŭjuĝon kontraŭ esperanto… k eĉ sentas grandan simpation por ĝi. » Kaj el tio k el la samtempe starigita aserto, ke en la faŝista armeo « oni ne mortigas pro kaprico k multe malpli pro ideoj », la Frato deduktas facilanime, ke la mortigo al la tuta esperantistaro en Kordobo, raportita i.a. de « Heroldo », estas senbaza informo (1) [?] k Teo Jung kvazaŭ senkulpigas sin esti liverinta [?] [nelegebla] nan informon (cetere sub tre singarda formo). T. Jung tiuokaze difinas jene la «neŭtralismon»: « Esti neŭtrala en iu afero ne signifas ke oni devas esti neŭtrala ankaŭ en ĉiuj ceteraj aferoj, aŭ ke oni devas esti kvazaŭ « nenia » aŭ « nenio » ». Tre interesa estas tiu ĉi difino pri neŭtralismo! Ĉu ĝi ne estas kvazaŭ konfeso, ke la neŭtralismo fiaskis? Ke estas iluzio kredi, ke oni povas esti neŭtrala en la aferoj de l’socia vivo?
Helpu malgrandigi nian libroprovizon !
La F.L.E.-grupo en Bruselo « Persisto » donis trafan ekzemplon, kiel efike helpi al SAT malgrandigi la libroprovizon k tiel subteni grave la financan bonstaton de la Asocio. Ĝi decidis organizi « libro-tombolon » (tombolo estas lotumo) konsistantan el SAT-libroj. La grupo mendis tiucele po unu ekzemplero el ĉiuj SAT-eldonaĵoj k el kelkaj (precipe la binditaj volumoj) eĉ plurajn ekz-ojn. El tio profitas ne nur SAT, sed ankaŭ la grupo mem, al kiu ni cedis la kutiman rabaton kun afranko je nia ŝarĝo (pro la amplekso de la mendo ; oni legu pri tio en nia katalogo k Jarlibro). Kaj finfine — profitas ankaŭ la gajnantoj de lotoj, kiuj ricevas ĉu libreton, ĉu libregon kun leginda enhavo ! Ni varme rekomendas tiun ekzemplon por imito al aliaj kolektivoj.
Ĉi-monate ni tiras vian atenton al jenaj SAT-libroj :
MALGRANDA TERBIBLIO (originalo de profesoro K-do Szerenyi). Ne ordinara atlaso, sed interesa provo prezenti la mondon unuece sub ĝiaj diversaj geografiaj, klimataj, ekonomiaj, demografiaj aspektoj. Pledo por sennacieco. 13 tutpaĝaj mondkartoj grandformataj, sur bela glata papero. Prezo nur : 6.— fr. fr.
VORTOJ DE KAMARADO LANTI (192 paĝoj). La « Vortoj » estas kolekto el artikoloj, skizoj, priskriboj, pensaĵoj verkitaj, dum la unua periodo de SAT, de ĝia fondinto k gvidinto ; nenio el tiu kolekto perdis sian valoron kun la paso de l’jaroj. Male ! Ĉio ĉi tie prezentita meritis la elmeton en libro, k precipe novuloj en nia movado profitas el la ekzisto de tiu verko, ĉar oni ja ne plu povas havigi al si ĉiujn jarkolektojn de la revuoj, en kiuj originale aperis la ĉi tie kunigitaj verkaĵoj. Kun enkonduko de K-do Banmer [?]. Prezo : 10.80 fr. fr.
POR ŜTOPI LA BREĈON
- Listo
Jens Jensen, Oslo ……………….. fr. fr. 13.— H. Deŝiter, Bulonjo s. Maro ……………….. » 5.95 14 335, Vieno ……………….. » 38.45 Kolekto okaze de SAT-kunveno en Kopenhago, kiun partoprenis SAT-anoj el 4 landoj ……………….. sv. kr. 20.— Erbaro, Paris ……………….. fr. fr. 5.—
El Hispana Letero
… La traduko de agit-artikolo sub titolo « La nova patrio » el burĝa respublikana gazeto (1) montru al vi, kiom grava estas la influo de patriotismo kiel burĝa koncep[nelegebla] helpas ankoraŭ meze de nia luktego. Ni troviĝas tute en la sama situacio kiel Rusio en 1917 k Germanio en januaro 1919. La samaj nuancoj, la samaj problemoj. Ŝajnas, ke ja nenio ŝanĝiĝis. Sed, nun aperis sur nia teritorio la lasta pruvo pri la socia problemo. Ĉiu tendenco volas konkeri la potencon en Iberio. La tuta mondo serĉas apogpunkton ĉe ni, tiel dezirante ekhavi propran gajnon, profiton k venkon. Kaj, kurioza afero ! la pozitiva k sekvenda vojo laŭ revolucia vidpunkto, restas miskomprenata k kontraŭbatalata de ĉiuj. Tio estas komprenebla de kapitalista vidpunkto. Estas en danĝero ĉiuj imperiismoj, diversaj formoj de l’kapitalismo, malgraŭ sia pozitiva k profunda potenco. Por ili estas ege necese, ke nia batalo solviĝu sendanĝere por ili. La sataj landoj (Britio, Francio, ktp) timas faŝistiĝintan Iberion, sed ankoraŭ estus pli danĝera por ili socialistiĝinta Iberio. Pro tiuj kaŭzoj la klopodoj de aŭtentikaj kontraŭfaŝistoj estas tre malfacilaj. Ili devas almiliti la tutan mondon, kiel siatempe faris la bolŝevikoj. Malmultaj konscias pri la vera situacio. Sed, malgraŭ tiom da malfacilaĵoj, ni havas la pravon, la veron, k tio estas la plej revolucia ilo. Tio estas nia forto.
19.367 (Barcelono).
(1) Sendita al SAT. — Red.
EN NIA MOVADO (Kroniko)
FRANCIO. La Pariza FET-grupo en komuna vespermanĝo ĉe centre lokita pariza restoracia salono akceptis la 2 katalunajn K-dojn, kiuj estis delegitaj de la Generalitato al la Internacia Konferenco pri Esp-o en la Moderna vivo. Partoprenis ĉ. 80 personoj ; okazis salutparoladoj k klarigaj paroloj de la registaraj reprezentantoj (unu el CNT, unu el UGT k unu el la maldekstra respublikana partio kataluna). K-do Podgorski lerte organizis la festenon, kiu bedaŭrinde perdis el la volita intimeco, pro partopreno de tro da esp-istoj fremdaj al la lab. movado.
Montargis. La SAT-rondo k FET-grupo amikece kunlaboras. La 30-an de majo okazis ekzameno, al kiu partoprenis ankaŭ la anoj de tiuj du organizoj el Nemours. Post la ekzameno estis disdonitaj premioj al la laŭreatoj (inter kiuj multaj SAT-eldonaĵoj). Komuna tagmanĝo k promenado sekvis. La Montarĝiaj SAT-anoj alvokas siajn tutmondajn Gek-dojn, por ke ĉie, kie ekzistas lab. esp. grupo, estu organizotaj ekzamenoj kun premioj ; tiel la librostoko de SAT malgrandiĝos ŝtopante iom post iom la timigan breĉon. (Dazun).
La Internacia Konferenco pri Esperanto en la Moderna Vivo
De la 14a ĝis 17a de majo okazis tiu ĉi Konferenco en Parizo. Ĝi devus okazi en la kadro de la Internacia Pariza Ekspozicio ; sed ĉi tiu ankoraŭ ne estis malfermita en la konferencaj tagoj. Partoprenis iom pli ol 400 personoj. La celo de tiu manifestacio estis antaŭ ĉio, interesi la oficialajn instancojn (ŝtatajn aŭ fakajn) [nelegebla] komisionoj (pri enkonduko de esp-o en lernejoj, en internacia trafiko, ĉe scienco k tekniko, por internacia intelekta kooperado) resumiĝas en deziresprimoj, petoj, rezolucioj adresitaj al la registaroj. Speciale rilate la Lernejojn la fina rezolucio tekstas jene : « (petas la Registarojn) enkonduki devige la lernadon de esperanto en la Lernejojn por la lernantoj 12-14-jaraj, kiel lasta paŝo por la unugrada instruado (plibonigo de la instruo de la gepatra lingvo k ebligo de interkompreniĝo kun la aliaj popoloj) k kiel unua paŝo por la duagrada instruado (preparado al la lernado de la fremdaj lingvoj) ». Rilate la Trafikon oni petis 1) la rajton, ke ĉiu ŝtatoficisto dejoranta ĉe publiko povu porti la verdan stelon ; 2) ke esp-o estu akceptata kiel vivanta fremdlingvo ĉe la oficistaj fak-ekzamenoj. Oni decidis, ke esp-o estu uzata apud la nacia lingvo, tiel ke ĝi ekfunkciu en la momento, kiam la nacia lingvo ne povas utili. (Ĉe la ŝtatfervojoj en Francio okazis jam tia ekzameno en esp-o, kiel supre dezirata.)
Ĉu la Konferenco sukcesis, ne estas ankoraŭ direble. Oni devas atendi la fruktojn.
NIA POŜTO
Al K-do T.T. k.a. — Ni komprenas vian deziron ekscii la veron pri la aserto troviĝanta en la antaŭparolo de « Historio de la Mondolingvo », sed ni ne volas polemiki en la gazeto pri pasintaĵo. Ni nur rediru, ke tiu aserto draste ofendas la veron. En la n-oj 344 k 396 de « S-ulo » aperis pri tio informoj de la tiama P.K., kiujn ni resumas ĉi-sekve, por ke vi k aliaj povu esti ĝuste informitaj. Ni deziras, ke la aŭtoroj de la malveraĵo pentu pri sia faro. — En 1929-30 aperis en « La Nova Epoko » (SAT-revuo) per daŭrigoj « Historio de la Mondol. » de Drezen. Ĉar estis intencite eldoni ĝin libroforme, la presejo havis instrukcion konservi la kompostaĵon. Tuj post finpresiĝo, t.e. en aprilo 1930, la P.K. interkonsentis kun la presisto pri aranĝo de l’libroforma eldono. En majo la teksto jam estis duone enpaĝigita. Tiam K-do Nekrasov, la redaktinto de l’tradukita libro, sendis el Moskvo korektojn k aldonojn, kio necesigis haltigon de la preslaboro, ankaŭ ĉar necesis
— pàgina 6 —
54 SENNACIULO
akiri certon pri la mona flanko. Drezen cetere estis tre kolera pri tiu prokrastiga faro de Nekr. Ĝuste tiam alvenis sciigo el Moskvo, ke montranssendo (por liveritaj varoj) al SAT ne eblas. SAT staris ĉe l’rando de l’bankroto. Pasis OK MONATOJ, k nur post perdo de ĉia espero ricevi pagon el Moskvo, k ĉar la presejo ne volis eterne teni la matricojn, la P. K. ordonis la detruon de l’kompostaĵo (14. jan. 1931). Korektoj, papero, presado, broŝurado ktp. kaŭzus elspezojn, kiujn tiutempe la Asocio absolute ne povus elporti.
Denskapulo en nebulo. — Via ideo, ke K-do A. Gozaimasu celis per sia art. en n-o 453 plifirmigi la tezon « For la Neŭtralismon ! » estas ĝusta. A. G. avertas, sub tiu moka formo, kontraŭ la nuntempe fortiĝinta danĝera tendenco al kunfandiĝo de prolet-esp-istoj kun la t.n. neŭtraluloj. Kial tiu ĉi ironia formo? Verŝajne, ĉar estus ofende por multaj, se A.G. uzus la klaran, rektan, netan esprimon. Ni bedaŭrus, se bonintencaj K-doj (ĉu en, ĉu ekster SAT) sentus sin vunditaj per linioj, kiuj celis veki la pripensemon pli, ol ĵeti akre klaran lumon. — Red.—
EKSTER NIA MOVADO
[nelegebla] Kongreso [?] (29-a) de Esp-o estas antaŭviditaj multaj aranĝoj, i.a. solenaĵo sur la tombo de d-ro Zamenhof, festo de veteranoj (— ni supozas, de la esperantista movado — Red.)., enmurigo de Zamenhofa memortabulo, teatro k baleto, kabaredo, balo, literatura vespero, ekspozicio, ekskursoj k promenoj, ktp. La pola ŝtatestro I. Mościcki estas honora protektanto de l’kongreso.
La Internacia Pariza Ekspozicio aperigis esp-lingvan broŝuron kun ilustraĵoj k planoj. Ankaŭ la ĉi-jara pariza foiro utiligis esp-on k publikigis esp-lingvajn presaĵojn.
Alvokoj
En la aprila n-o de « Popola Fronto » aperis mencio, titolita « Frukto de Praktika Laboro ». En ĝi oni menciis, ke en Nederlando kelkaj entreprenemaj K-doj sukcesis eldoni tradukon de l’esperanta gazeto « P. Fr. ». Aliajn landojn oni instigis sekvi tiun belan ekzemplon. Tiun mencion mi bedaŭrinde devas korekti. Tiu eldono ne jam estas fakto. Ne pro tio, ke la koncernaj K-doj en Nederlando ne faris sufiĉan propagandon, sed pri tio, ke ne sufiĉe da nederlandaj esperantistoj interesiĝas pri tiu afero. Preskaŭ nekomprenebla fakto ! Ĉu oni ne komprenas kian unikan okazon oni havas : meti esperanton mezen de l’publika interesiĝo !
Kion ni, esperantistoj, faras por ekspluati Hispanion profite al nia lingvo? La hispanaj esp-istoj klare konsciis la signifon de sia batalo, koncerne esp-on. Diversajn informilojn ili eldonis k dissemis tra la tuta tero. Esperanto serve al aktualaj okazoj! Esperanto serve al la batalo de Hispanio kontraŭ la faŝismo! Kion faras alilandaj esp-istoj? Ĉu ili ne konsideras la eblon: servi kiel interpretistoj de l’hispana afero? Per esperanto k per sia nacia lingvo! Gek-doj, ekkonsciu la signifon de tia traduko de l’hispanaj gazetoj esp-lingvaj. Nederlandanoj petu informojn al « Popola Fronto », Laakhof 37, Hago.
La 24-25an de aprilo okazis en Roterdamo la ĉiujara kongreso de la N.M.B. (asocio propagandanta laŭvole eviti gravediĝon). Rilate al kontakto kun eksterlandaj samideanaj rondoj unu el la delegitoj (SAT-ano) proponis esplori ĉu k kiom esp-to povus servi la celojn de la asocio. La prezidanto ne konante la gravon de nia lingvo, donis nekontentigan, eĉ moketan respondon, k la kongreso silentis. — Tamen la proponinto, helpate de kelkaj aliaj esp-istoj, ne senesperiĝis. Ili volas klopodi kolekti materialon, kiu pruvos la grandan valoron de nia lingvo ankaŭ sur tiu ĉi tereno. Tiel ili povus favori du movadojn samtempe.
La N.M.B. estas daŭre kreskanta asocio (jam havas pli ol 50.000 membrojn), kiu ĝenerale okupas sin pri la seksa vivo. La faŝista movado konsideras ĝin kiel unu el siaj plej gravaj malamikoj k tial atakas ĝin ofte akre per gazetartikoloj. Sendube la N.M.B. meritas k bezonas la helpon de l’proleta esp-istaro tutmonda. Gekdoj, pripensu ke unu el la kondiĉoj por liberiĝo estas la seksa liberiĝo, la dispono de ĉiu pri sia korpo. Tro malmulte ni konsideras, ke tiurilate ni ankoraŭ vivas sub malmoderna, burĝa ideologio. Se vi pretas helpi nin en nia malfacila laboro, atente legu la anoncon en la lasta n-o de « S-ulo ».
Tromp.
La nunjara internacia kongreso de « Internacio de Militrifuzantoj » okazos de 23.-26. julio en Kopenhago. Antaŭ la kongreso, la dana [nelegebla] povos partopreni, sen konsidero pri raso, nacio, sekso k aĝo. La tendaro situas : Trullevelde Strand (marbanejo ĉe la ŝoseo Kopenhago-Koge, 27 km. de Kopenhago.) Tempo : La tendaro malfermiĝos sabaton la 17an de julio, je la 18a horo k finiĝos ĵaŭdon, la 22an. La partoprenantoj kunportos littolaĵojn. Kosto : 15 kronoj danaj por la tuta tendaro. Programo : ĉiutage lekcio k diskutado pri aktualaj temoj, sporto, ludo, baniĝo, studrondoj, ekskursoj, kantado, muziko, fajro, ktp. La tendaro estos bazita sur kamarada kunestado. La lekcioj k diskutoj estos tradukitaj ankaŭ esperanten, dum la tendaro k dum la kongreso. Oni atendas multajn esperantajn partoprenantojn. Aliĝon sendu al SVEND HAUGAARD, Karholmen 1, 3, Vanlose, Danio, poŝtkonto 34403, kiu krome donos ĉiujn informojn pri la tendaro.
P. E. L. (Porinfana Esperanta Laboro)
La grupo kun supra titolo fondiĝis por trovi didaktikon por esp-o al infanoj, kiu donas la plej bonan efikon k ebligas aplikadon sen multe da peno. Krome ĝi celas kolekti ĉiujn ludojn, kiuj povas esti utilaj kiel ekzercaĵoj. Kiu deziras pliajn informojn aŭ deziras sugesti, konsili, bonvolu skribi al K-dino Tonnie van Rees, Kaapstrato 9, Hago (Nederlando).
Memornoto
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 13., 20., 27. 5., 3. 6.; Le Gatinais, Montargis, 5. 6.; Le Peuple, Bruselo, 17. 3., 20. 4., 8. 5.; Le Travail, Verviers, 15-16. 5., 15. 3., 13. 4.; La Patrie Humaine, Paris, 21. 5.; L’Ecole Emancipée, Marseille, 23. 5. Bulletin du Cercle du S. N., Bruselo, majo; pluraj parizaj ĵurnaloj (pri la konferenco pri esp-o en la mod. vivo, i.a. « Syndicats »). PRI LA KONGRESO PRESIGIS : L’Ecole Emancipée, Mars., 16. 5.; Le Peuple, Bruselo, 12. 5.; Dagblad v. Rotterdam, v. Gouda, Dordr. Courant, de Vijf Rivieren, 3. 6.
ATENTU (aparte la Perantoj!) Pro libertempo de la redaktoro-administranto ekde la 11-a ĝis la 19-a de julio, bonvolu laŭeble sendi la kvaronjarajn kotizojn antaŭ la 10-a de julio (aŭ, en mala okazo, atendi la kvitancomarketojn nur post la 20-a de julio). Pro la sama kaŭzo la Oficejo, 67, av. Gambetta, estos fermita la koncernan semajnon. (Okaze de vojaĝoj skribi al la indikita adreso en la Jarlibro, aŭ al la adreso notita en la maja n-o, p. 45).
La poŝtĉeka numero de l’ĵus instalita konto de nia polia Peranto Albin Piotrowski estas: 407.743. (Krakow).
SAT-Korespondoficejo
K-do J. LENORMAND, Rue Jules-Ferry, VITRY-aux-LOGES (Loiret), Francio.
Al tiu K-do ĉiu laborula esperantist(in)o deziranta korespondi kun alilanda K-d(in)o bonvolu sendi :
- du respond-kuponojn ;
- la sekvantan slipon (aŭ skribaĵon aranĝitan laŭ la sama modelo, por faciligi la laboron de l’Peranto!), kiun oni plenigu :
… … … … … … … … … … …
Slipo N° …… SAT-KORESPONDOFICEJO Nomo ……………… Antaŭnomo ……………… Aĝo ……………… Metio ……………… Adreso ……………… deziras korespondadi kun …… ĝis …… jara Kamarado aŭ Kamaradino (forstreku la senutilan) kies metio estas, laŭeble ……………… aŭ ……………… (Bonvole indiku, se vi estas membro de SAT, abonanto al « Senn. Revuo ».)
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
MUUSSES ESPERANTO-BIBLIOTEKO (Esp. eldonejo J. Muusses), Purmerend, Nederlando. M.E.B. estas redaktata de J. Glück, T. Jung k J. H. J. Willems. M. E. B. aperos en serioj de po dek volumetoj. Ĝis nun aperis : (prezo : 0.35 guld. por vol.) (1).
LA GRANDAJ FILOZOFOJ K LA UNIVERSALA LINGVO (J. Glück). 32 paĝoj. Form. 13 × 19. La libreto entenas biografiajn notojn pri la filozofoj, kiuj okupis sin pri projektoj de universala lingvo (Descartes, Comenius, Leibniz, Locke, kc.) k mencias iliajn klopodojn rilate artefaritajn lingvojn. Verkita en simpla lingvo, ĝi povas interesi ĉiun esperantiston.
RUSAJ NOVELOJ DE M. J. LERMONTOV K D. N. MAMIN-SIBIRJAK (tradukis A. Filatov). Ambaŭ verkistoj el la 19-a jarcento ne bezonas specialan rekomendon, ĉar ili trovis sian lokon en la mondliteraturo. La traduko estas glata k la legado facila. 32 paĝoj.
DE MUHEDDIN ĜIS MUNDILATIN (mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj). Verkis Teo Jung. 34 paĝoj. Jam ekzistas pluraj pli ampleksaj verkoj pri la evoluo de l’mondlingvoj. Ĉi tiu libreto donas nur malgrandan resumon pri la diversaj pli malpli fantaziaj mondlingvaj projektoj k klopodoj. La aŭtoro konkludas per arda rekomendo al la esperantistoj, unuece daŭrigi fosi sian sulkon.
Letervespero Clermont-Ferrand (Francio)
La 1-an de aŭgusto nia grupo organizas por siaj gelernantoj Letervesperon. Ĉiu alilanda grupo k Gekamaradoj estas petataj sendi L. PK. gaz., muzikaĵojn ktp. al K-do Gaston Vidal, 2, petite rue de l’Escalier, Clermont-Ferrand (P. de D.). Respondo certa al ĉiuj. Helpu novan grupon !
Radio Hilversum (V.A.R.A.)
JUBILEA PROGRAMO DE F.L.E.
- julio (proks. 15.20-15.50 MET) Kdo Deenkamp [?] pri 50 jaroj de esp. literaturo ; 24. julio, tuthora dissendo, orgeno, kantoj, propagandparolado, memorparolado de f-ino Lidia Zamenhof (sur disko), parolhoro, parolado de D. Uiterdijk ktp. (Raportu pri ricevo de l’elsendo al VARA, postbus 50, Hilversum !)
Núm. 455, 25 de juliol de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 455. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. JULIO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Roterdamo vin atendas !!
Nur kelkaj tagoj k tiam la 17-a Kongreso estos fakto. Tiam verŝajne pli ol 700 Gekamaradoj el 14 aŭ 15 landoj estos kune dum tuta semajno. Jes, estos kune en la plena senco de la vorto, ĉar la interkomunikiĝo, la kunestado estos pli funda, ol en multaj antaŭaj kongresoj, ĉar parte la kongresanoj loĝos ĉe R’damaj esperantistoj, parte en giganta tranoktejo. Ni do havos la plenan okazon ekkoni unu la alian en k ekster la kongresejo, k ni konsciu, ke unu el la plej gravaj celoj de niaj tutmondaj kunvenoj estas la plifortigo de la solidaro k sentoj de frateco k kamaradeco inter la laboristoj de diversaj landoj. Ni, esperantistoj, ne kredas, ke tiuj sentoj de solidaro k humano grave povas disvolviĝi inter la anoj de la nacioj, se ili havas nenian okazon k rimedon interkontaktiĝi unu kun la alia, ĉar kion ni povas senti por « fremduloj »? Ne multe! Jam per nia esperantisteco ni ne estas fremduloj k niaj kongresoj donas al ni la okazon k esperanto la ilon por interrilati, kvazaŭ lingvodiverseco k nacia aparteco ne ekzistus. La gravo de nia kunesto dum kelkaj tagoj ne estas fiktiva, ne estas efemera, sed ne povas ne influi nian menson koncerne tutmondan solidaron, koncerne la loĝantojn de aliaj nacioj ol la niaj. Dependas de nia menso, ĉu ni estas maturaj en ĉia cirkonstanco konsekvence malakcepti ĉion, kio kondukas nin al la malamikeco k milita barbarismo inter la popoloj. Jen gravaĵo en niaj SAT-kongresoj, gravaĵo, kiun eble ne komprenas ĉiu esperantisto. Sed tiuj, kiuj jam ĉeestis tutmondan kongreson, pli malpli spertis la forton, kiun mondlingvo posedas k elradias, se diverslanda proletaro praktike uzadas ĝin.
La R’dama O.K.K. penadas aranĝi ĉion plej perfekte k ni nun jam scias, ke nia laboro ne estos vana, ĉar — ĉu la nuna aliĝnombro ne mirigas nin ĉiujn? Eble, la R’dama kongreso, okazonta en tre malfavora tempo, superos ĉiujn antaŭajn laŭ grandeco, laŭ la aliĝnombro. Verŝajne la Lajpciga rekordo estos rompata en Roterdamo, eĉ en tiu ĉi tempo, kiam teroro, krizo k skismemo ĝenegas nin en nia pozitiva laboro. Senfanfarone ni elkrias:
« S.A.T. ankoraŭ la bastiono de l’laborista esperantismo! »
Sed ankaŭ en aliaj rilatoj nia kongreso estu fruktodona, plensukcesa k la O.K.K. esperas, ke ĉiuj venos kun la konscio pri tio, kio estas evitenda. Kun la konscio pri la taskoj de la kongreso ĉiu kongresano venu al Roterdamo, ĉar en antaŭaj kongresoj konfuzo inter la kongresanoj lasis makulon sur la memoroj al tiuj kunvenoj. Ĉar kelkfoje okazis, ke la politikaj pasioj transformis la samcelanojn en bandon da
[BILDO p.1 | 25,41,59,63] Foto de la Roterdama haveno: multaj ŝipoj kaj boatoj kun mastoj kaj kamentuboj, kuŝantaj ĉe kajo.
kriegantaj, insultantaj histeriuloj. Kaj tio okazis nur pro tio, ke multaj el ni ne konscias pri la taskaro de SAT, ne konscias, ke la SAT-kunsidoj ne estas destinitaj por favori, malfavori, protekti aŭ malprotekti la politikajn tendencojn laboristajn. Tiu, kiu do venas kun la plano larĝe propagandi (ĝenerale per atakado al alia proleta tendenco) por sia politika konvinko, domaĝas la celon de nia kongreso, semas malharmonion, tie kie kunfandiĝo devas esti rikoltata. Tia blinda fervoro alportas nur malutilon k oni komprenu, ke la SAT-kongreso havas nenian rilaton kun la taga aŭ partia politiko k ke en la kunsidoj de SAT la organizaj aferoj devas esti traktataj de membroj, kiuj en tiuj kunsidoj antaŭ ĉio estu indaj, senmalicaj anoj de nia mondorganizo. En la laborkunsidoj nenia politiko, ĉar eĉ per tio ni endanĝerigus niajn kongresojn, kiuj kiel kulturaj kongresoj estas tolerataj, sed kiuj estus malpermesataj, se ni traktus la politikon. Ni ja scias, ke eksterlandanoj ne havas rajton trakti politikajn temojn. Tiu dekreto verŝajne ekzistas en ĉiu lando.
Ni do kune zorgu, ke niaj kunsidoj tutmondaj fortigu la kamaradecon inter ni ĉiuj, ke ni forĵetu ĉion, kio nin povas disigi, k kio povas endanĝerigi nian etan okazon senĝene renkonti unu la alian. Per tio ni ne deflankiĝas de la vojo ĝis nun irita.
Ho ne, SAT ĉiam estis organizo, kiu penadas utiligi esperanton por la laboristaro tutmonda, kiu sin politike organizis en malsamaj partioj. Per tiu utiligo ĝi jam per si mem laboras por la spirita disvolviĝo ĉe siaj membroj, tiel, kiel rilatas la naciajn dogmojn, kiel la partifanatikon ĉe multaj socialistaj laboristoj. Volante altrudi ekskluzive sian politikan starpunkton al la organizo, oni agas kontraŭ la celo. Malgraŭ tio, ke la organoj de SAT lasas al ni maksimumon da okazo diri nian opinion, tamen en niaj kongresoj ni solvu organizajn problemojn, k ni klopodu respekti unu la alian k forĝi ligojn de tutmonda frateco. Ni foje estu homo, kamarado, k ne ĉiam ero de partio A. B. C. aŭ D. E. F. Ni fine komprenu, ke la vojo al pli da feliĉo ne estas tiel facile trovebla ol multaj eble supozas. Ni klopodu konduti iom pli humane, almenaŭ en rilatoj kun samcelanoj. Ankaŭ en tio kuŝas nia forto.
Se mia babilo igas pripensi la kongresanojn pri la celo de niaj kongresoj, mi estas certa, ke la Roterdama kongreso fariĝos grandioza manifestacio ne nur de la forto de nia movado, sed ankaŭ de la efektiva solidaro k komprenemo inter laboristoj el malsamaj landoj k ideoj, kiuj per esperanto k SAT donas al la grandaj Internacioj la pruvon de nia progresemo k praktika idealismo. Estu tiel, Gek-doj!
B. WELS, Prezidanto de O. K. K.
Du junaj K-doj el Holando (biciklintaj en Danio k Svedio en somero 1935) petas por sia pli juna frato, kiu ne dezirante militservi estas devigata ellandiĝi kiel militrifuzanto, trovi laboron eksterlande kiel maŝin- aŭ kuprostablisto, aŭtogen-veldisto aŭ sim. (li havas preskaŭ 4-jaran praktikon k bonajn labor-atestojn). Kiu povas helpi, faru tion kiel eble plej baldaŭ, ĉar jam urĝas, skribante al la Red. de « S-ulo » (kiu peros).
— pàgina 2 —
56 — SENNACIULO
Dreves Uiterdijk
HODIAŬ ni festas la kvindekjaran ekziston de Esperanto k jam multe ni pri tio povas legi. Se ni pripensas la malfacilaĵojn spertitajn de niaj pioniroj, kiuj en tempo dum kiu ĉiu humoristo sentis la neceson primoki Esperanton tamen daŭre propagandadis por la lingvo, ni devas esti dankaj al ili. Tial ĉi tiu artikolo ne temas pri la sukcesoj aŭ evoluado de la lingvo sed pri unu el la pioniroj nome Dreves Uiterdijk (nask. 1866), kiu pro sia pionira laboro estos la honora prezidanto de nia 17a kongreso.
Kvankam li jam longe estas SAT ano, la nederlandanoj konsideris lin kiel burĝan esperantiston. Mi ĝoje konstatis la malon. Por montri tion al la legantoj, mi represas jenon el letero lia.
« Mi rapidas sendi kelkajn detalojn pri la naskiĝa periodo de nia movado. Plena da vojaĝemo mi pasigis miajn dimanĉojn dum mia juneco per memstudado de modernaj lingvoj. En 1884 mi konatiĝis kun volapük, kio ŝajnis al mi io sensacia. Poste mi aŭdis pri esperanto, sed pro manko da tempo mi ne povis okupi min pri tio ĝis kiam mi faris vojaĝon per ŝarĝoŝipo al Levanto. La kunportitaj esperanto-lernolibretoj konigis al mi survoje la eblecojn. Mia kono baldaŭ maturiĝis por vigla korespondado, k jam baldaŭ mi dum la noktoj verkis super nederlandlingva lernolibreto. Trovi eldoniston ne eblis k finfine mi mem eldonis ĝin. Konato de mi, presisto, bonvolis presi ĝin; tamen mi estis devigata mem pagi la literojn kun supersignoj k la kliŝojn. Mi mem anoncis en la gazetoj k fariĝis, kvankam mi estis instruisto, librovendanto. Mi mem devis transpagi k forsendi ĉion. Poste mi eldonis « La Holanda Pioniro » k de la unua numero mi dissendis 2000 ekzemplerojn senpage, klopodante per tio fari grandegan propagandon. Mi multe spertis dum tiu tempo kion mi pli volonte forgesas. Multajn kongresojn mi vizitis. Dum la unua, en Bulonjo, Zamenhof proponis min kiel membron de la Lingva Komitato, de kiu mi ĝis nun estas membro. La disĉiploperiodo komenciĝis k prilaboris la kampon de la estonto. Inter tiuj montriĝis niaj fidelaj kamaradoj, la laboristoj, esti seriozaj laborantoj. Ili ja staras ĉe la pinto de la progreso, ne flankiĝante k ne inter si batalante. Ili estas la plej eminentaj homoj en tio, kiuj glorigas en ĉi tiuj mallumaj tempoj novan estonton. Mia iama entuziasmo reaperas pro la esperanto-bultenoj kiujn la hispana registaro regule sendas al mi pri sia heroa lukto kontraŭ la mortiga faŝismo, malantaŭ kiu la nigraj bandoj bruligadas la fajron. Hispanio nun estas la batalkampo, kie la pereo aŭ la venko de ni kulturo estas certigota. Ankaŭ en Usono komenciĝas io (D. U. mem last vintre estis tie). La laboristoj tute pravas ne volante plu restadi sklavoj de la kapitalismo. Kaj kun solidaro la venko estos certigita… »
Ni ne kongresas sub honoraj prezidantoj, kiuj estas generaloj, nigruloj, ministroj, ktp. ktp, sed ni kongresas sub la honora prezidanteco de laboruloj klaskonsciaj, tiel montrante al ili kiel ilia laboro plaĉas al ni. Dreves Uiterdijk vidu en nia elekto nian dankon sen pli, sed estu konvinkita ke ni tion faras ne por honori, sed por vidigi kiu apartenas al ni k instigi vin daŭrigi vian laboron en la ĝusta direkto.
Por la bono de l’homar’ batalas ni, En unuec’, forte staru ni. Privilegiojn ne bezonas ni, En unuec’, forte staru ni.
MOHO.
ESPERANTISTOJ ATENTU
Sekcio Groningen de Ned. L.E.A. petas alsendon de ĉiuspeca ekspozicimaterialo el ĉiuj mondpartoj (vortaretoj, broŝ. ktp.) Sendontoj ricevos donace min. unu esp. lingvan ilustr. poŝtk. pri la urbo Gron. Adreso: K-do G. de Ruiter, Kloosterstr. 24a, Groningen (Ned.).
Raportaro de la Plenum-Komitato de S.A.T. (1936-1937)
B) Administracio
BILANCO
Por la unua fojo ni publikigas en S-ULO la Bilancon. Tamen ĉi lasta estis ĉiam farata de ni, k ĝi estis ĉiujare kontrolita, sed ĝis nun ni preferis ne presigi ĝin pro iuj motivoj, kiuj feliĉe malaperis intertempe! Jen ĝi:
AKTIVO:
Kaso k poŝtkontoj ……………… fr. 2.894.37 Materialo ……………… 1.548.— Varo (valoro laŭ kataloga prezo: 168.000) ……………… 50.000.— Debitoroj diversaj ……………… 7.235.12 fr. fr. 61.677.49
PASIVO:
SAT-akcioj: saldo ……………… fr. 29.007.82 ADLEL: saldo ……………… 1.865.62 Pruntintoj: saldo ……………… 65.826.86 Presistoj: saldo ……………… 29.104.49 fr. fr. 125.804.79
Diferenco, nome DEFICITO …fr. fr. 64.127.30
KOMPARO KUN LA ANTAŬAJ JAROJ:
— en junio 1934: 1-a bilanco post la rabo da ronde 100.000 fr. fr. en Moskvo, la deficito estis ………fr. 77.978.79 — en junio 1935: post la rabo, fare de la Leipzigaj faŝistoj, de 14.000 fr. da libroj, deficito da ………fr. 89.686.46 — en junio 1936: deficito da …fr. 87.888.64 — en junio 1937: deficito da …fr. 64.127.30
Certe la komparo inter la jaroj lamas pro tio, ke la franko 1937 ne plu valoras la frankon 1936, ĉar la var-prezoj intertempe altiĝis; tamen, spite ĉion, la situacio ĝenerala de nia entrepreno, el bilanca flanko, pliboniĝas; konstante la deficito reduktiĝas; iom post iom ni elsaviĝas el la financaj embarasoj en kiujn nin puŝis la « faroj » de Moskvo k Leipzig.
Rimarko: la posteno « Varo » de la Bilanco ne entenas la stokon de PLENA VORTARO.
PRESADO DE LA GAZETOJ
La plifortiĝo de nia bilanca pozicio originas ĉefe el tio, ke ni ĉesis presigi en Francio k transdonis niajn mendojn al Belgio.
En aŭgusto 1936, la presisto Granchamp, Francio, altigis tiom siajn kondiĉojn, ke ni staris antaŭ dilemo: aŭ plue presigi ĉe li k… baldaŭ bankroti, — aŭ forlasi lin, malgraŭ nia ŝuldo al li pro presitaj libroj, k serĉi alian presiston.
Post peniga klopodo, ni fine kontraktis kun « Les Arts Graphiques » Bruselo (laborista kooperativo), kiu ĝis nun kontentigis nin, krom kelkaj peketoj aŭ fuŝoj ne gravaj.
Tiu ŝanĝo de presejo lasis al nia kaso konsiderindan profiton, k krome la poŝta tarifo belgia estas malpli alta, en ora valuto, ol la franca.
Sed nenio estas eterna, ĉio konstante moviĝas, k transformiĝas: ankaŭ en Belgio! Tie plialtiĝis la var-prezoj, k kompare al sept. 1936, la nunaj kondiĉoj de la presejo altiĝis je 10 %.
Tiu konstato montras ke ne oportunas nun fari planon por longa tempo-daŭro. Kiu kapablas profeti kie ni presigos post unu jaro? Neniu! Dume ni elprofitu la nunan cirkonstancaron: kiam tiu ĉi cedos sian lokon al alia, nu tiam ni serĉos alian solvon; k tiurilate la tutmonda, sennacieca karaktero de nia Asocio estas favora.
KONTADO
La kontojn daŭre tenas K-do Bannier, k liajn skribojn kontrolis K-doj Baro k Piron, kiuj trovis ĉion en ĝusta k klara stato, krom unu sola eraro, vere bagatela, ĉar ĝi koncernas diferencon de unu centimo! Plie, K-do Piron kontrolis komence de la kuranta jaro plurfoje la kurantajn kontojn.
KOTIZOJ
Ankaŭ pro la devaluo de l’franko, tiu enspezofonto produktis pli da frankoj ol lastjare. Kaj ne seninfluaj ankaŭ estas la pliiĝo de la membroj, precipe en bonvalutaj landoj.
Pro la varioj de la mon-kurzoj, estas sufiĉe malfacile adapti la tarifon ĉiam aŭtomate al la landa valuto.
MEMBRARO
Kun plezuro ni konstatas, ke, kompare kun 1936, la nombro de la membraro altiĝis. Aliĝis 340 novaj Gek-doj; sed, kompreneble, ĉiujare perdiĝas ankaŭ ia kvanto. Nia rezisto, dum la 2-3 lastaj jaroj, al la krizo jam pruvis la ekzistorajton de nia movado; la ĵusa progreso nekontesteble estas plia pruvo, ke ni staras sur bona bazo.
ELDONADO
En julio 1936, ni aludis pri la preparo de JUNECA ARDO (N. Bartelmes), de FRATECO EN LA VIVPRAKTIKO (H. Roland Holst), de tria eldono de KOMUNISTA MANIFESTO, k de LA LABORISTA ESPERANTO-MOVADO ANTAŬ LA MOND-MILITO (G.P. De Bruin).
Tiam ni jam avertis pri la malfaciloj en la elekto de la presisto. Ni konfirmas hodiaŭ ke, de nun, ni ne plu sekvos la preferon de la aŭtoroj, eĉ se ili pagus la eldonkoston; ni nur konsideros la intereson de nia entrepreno, k nia sperto diktos al ni doni la mendon al la firmo la malplej kosta, k kun kiu la rilatoj estas sendornaj. Ni citu nur unu fakton: en decembro, la presisto en Tierp, Svedio, ekspedis 500 ekz. de la De Bruin-broŝuro al Amsterdam; la pakaĵo kuŝis ĝis komence de junio en la Amsterdama doganejo, pro kulpo de la presisto, kiu ne liveris al Amsterdam la necesan dokumenton. Ni ripetas: facile kritiki aŭ proponi, malfacile fari!
Pro manko de la tria ĉapitro ni ne povis ĝis nun aperigi la verketon pri Rashigieno k Heredado. Tamen ĝia aŭtoro, K-do P. Neergaard, fine povas certigi la finpretigon de la manuskripto ĝis julio, k sekve ĝi aperos (proks. 54 pĝ.) ankoraŭ ĉi-jare sub jena titolo: SCIENCO K PSEŬDOSCIENCO de HEREDO K RASO.
VENDADO
Ĝi malpliiĝas de jaro al jaro; k ni scias, el boninformitaj fontoj, ke tiu situacio ne estas aparta al SAT, aliaj esperantaj eldonfirmoj baraktas senespere en financaj embarasoj. Kompreneble fortranĉo de la germania klientaro ne
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 57
povas esti senefika sur la farton de la esperantista merkato. Kaj cetere kontribuas al la malpliiĝo de nia enspezo, kompare kun 1936, la fakto ke ni reduktis la vendoprezojn de kelkaj libroj.
BRECO
Ĉi-jaron ĝi produktis fr. 11.145.85, do multe pli ol antaŭe; tiu rezulto pruvas, ke ni prave fidas al la helpemo de la membraro; k tio kuraĝigas.
PLENA VORTARO
Fine la vendado de P.V. ĵus liveris fr. 1.581.50 al la SAT-kaso; tio estas la unua profito neta. Kaj estonte la produkto de l’vendado fluos al nia kaso, minus la honorarioj al la aŭtoroj, k la afrankokosto.
En 1937, naskiĝis « adulta » frato de nia P.V., — liliputa frato, kiu nomiĝas OFICIALA VORTARO DE ESPERANTO, kiun naskis… (divenu!!) unu el la aŭtoroj de nia P. V.: Sro Salo Grenkamp-Kornfeld.
Post plendo al la Akademio pro tiu uzurpo de titolo, kiu nekontesteble celas mistifiki la publikon, la Akademio sendis komunikon al la esperanta gazetaro (vidi ties tekston en S-ULO N° 453, majo 1937, paĝ. 48).
Jam pluraj gazetoj, ne la malplej gravaj, presigis tiun ĉi komunikon, k la ĝisnunaj recenzoj ne estas tre favoraj: unu eĉ, sekve de atenta ekzameno, prezentas la verkon kiel senutilan k neseriozan! Ni ne dubas ke la spertaj esperantistoj flaros la manovron, k ne lasos sin trompi.
Ni avertas ke la O. V. de E.:
— entenas nur la oficialajn vortojn, — k ĉiu scias ke tiu provizo da vortoj ne sufiĉas por vera praktikado de la lingvo. — havas formaton nur 10.5 × 14 cm. — havas nur 250 paĝojn, anstataŭ 508, do substanco malpli riĉa, eĉ ne sufiĉa, entute valoro triona; sekve spite la ŝajnon, la prezo de 20 fr. fr. (eĉ 2 guldenoj) estas ankoraŭ pli kara ol nia P. V. je 60 fr. fr.
La esperantistaro juĝu!
C) Redakcia raporto
« Sennaciulo » kun « La Lernanto » k ankaŭ « Sennacieca Revuo » aperis regule ĉiumonate, alterne je la 25-a k je la 10-a de ĉiu monato. La paĝokvanto restis la sama kiel en la antaŭaj jaroj (8 paĝoj por la oficiala organo k 16 paĝoj por la Revuo). Sed pro tio ke la kompostmaniero de la nuna presisto (la litertipa uzado) permesas aperigi pli multe da materialo ol ĉe la antaŭaj presejoj, sur la sama nombro da paĝoj k kun sama formato, ni povas kun libera konscienco diri, ke ni ne trompis la legantojn. Male! Ni liveris iom pli ol en la antaŭaj jaroj por la sama abonprezo. Kaj ni pensas rajti aserti, ke ni la legantaron ne nur ne trompis rilate la kvanton da legaĵo, sed ankaŭ rilate la kvaliton. Se malmulte da spaco restis, ĝenerale, por ne-esperantistaj temoj en « Sennaciulo », ni povis liveri en « La Lernanto » certe legindajn k ne tro malfacile legeblajn rakontojn k historietojn. Kaj precipe en « Senn. Revuo » la artikoloj ĉiuspecaj (socipolitikaj, ekonomiaj, literaturaj, sciencaj) estis variaj k, ni pensas, atingis altan gradon da objektiveco k sincero en la raportado. Aparte rimarkinda estas en tiu ĉi pasinta jaro la fakto, ke la kunlaborado al ambaŭ revuoj konsiderinde kreskis, kio signifis, ke ni pli severe povis elekti la presotan materialon k ĝis ia grado plialtigi la nivelon de la gazetoj. Por « Senn. Revuo » ĝi signifis, ke ni sufiĉe ofte havis materialon presindan por 10 paĝoj de la kajero nur koncerne la soci-politikan, raportan parton (kio estas bela progreso), tiel ke ni povis redukti iom la pure literaturan parton, kiu ja ankaŭ kontribuas al la eduka tasko de nia Asocio, sed tamen estas malpli necesa konsistoparto de nia laboro, ol la raporta parto socipolitika. La belliteratura parto estas destinita por la ripozaj horoj de l’legema esperantisto, k en tiu senco ni ĉiam flegis ĝin kun aparta amemo kiel frandaĵon. Sed la socipolitika parto donas la seriozan karakteron al nia laboro, kiun neniu kontraŭulo eĉ povus kontesti. Ofte la « Leteroj » aŭ aliaj artikoloj el « S. R. » ŝajnas al ni tradukindaj k presindaj en nacilingvaj gazetoj; el tiu fonto niascie ankoraŭ ne sufiĉe da K-doj ĉerpas. Kvankam ni komprenas, ke en la plej multaj laboristaj esperanto-grupoj tra la mondo ne ekzistas multaj K-doj, kiuj povas al si permesi la abonadon al tia organo, kia estas « Senn. Revuo », ni insistas, ke kompare kun la valora enhavo de tiu Revuo, « S. R. » devus esti pli multe abonata k disvastigata, ĉar ĝi prezentas veran idean forton, veran bastionon en nia lukto de laborist-esperantistoj por la du idealoj: Esperanto k Socialismo. Dum « Sennaciulo » atingas en kelkaj monatoj de la jaro abonantkvanton inter 5.400 k 5.900, « Senn. Revuo » devas kontentiĝi per 800-850 pagantaj abonantoj. Sendube en la grupoj, kluboj, rondoj k sekcioj tiurilate povus esti farata ankoraŭ utila k fruktodona propagando.
Certe, por esti aktiva laborist-esperantisto, la abono al « Sennaciulo » estas sufiĉa; ĝi estas ankaŭ nepra kondiĉo por aktiva SAT-ano, ĉar ni en SAT ne deziras (kiel tio okazas en organizoj kiuj ne estas bazitaj sur la individua membreco), ke iu konscia k voĉdonrajta membro ne legu la oficialan organon. Sed por kontentige povi plenumi siajn kulturajn taskojn, SAT eldonadas la ampleksan « Sennacieca Revuo »n, en kiu ĉiu ano povas trovi sufiĉe da spirita nutraĵo, kvankam li ja ne ricevos kompletan instruiĝon k informiĝon (tio ne estas ebla pro pluraj kialoj: limigita amplekso de l’gazeto, limigita ofteco, limigita kunlaborado, limigita disvastigiteco). Pro la pritraktataj temoj certe la lingvaĵo en « Senn. Revuo » ne estas tute tiel facila kiel en « Sennaciulo ». Nombro da ilustraĵoj tamen helpas agrabligi la legadon, k laŭ presarta vidpunkto certe oni ne povos plendi pri la prezentado de l’SAT-gazetoj.
La aspekto de la du SAT-revuoj tute ne dependas de la bonvolo k bontrovo de la redaktoro, aŭ de la plenum-komitato, al kiu li turnas sin por konsiliĝo en malfacilaj kazoj; ĝi dependas esence de la kunlaboremo de la tutmondaj Gekamaradoj. Nur pri la teknika flanko do esence respondecas K-do Bartelmes, k pri la enhava kun li la Plenum-komitato ankaŭ nur ĝis ia grado, rilate akcepton aŭ malakcepton de iuj manuskriptoj, kiuj povus elvoki tro akran polemikadon. La diskutado kompreneble ne estas k ne estu fortenita el la SAT-organoj, ĉar diskutado signifas vivon, k el diskutoj rezultas ofte interesaj konkludoj. La redaktora tasko estas do nur, forteni el la gazetoj la polemikaĵojn, kiuj povus naski atmosferon neindan je rondo da pioniroj de nova idealo. Tiu tasko estas treege delikata, precipe en epoko, en kiu la ĉiutagaj aktualaĵoj liveras abunde da brulŝtofo. Tamen la ĉi-jara diskuto en « Senn. Revuo » pri « Demokratio aŭ Diktaturo? » pruvis tre bone, k estas eble inter divers-opiniantoj dece k altnivele diskutadi, k ke estas eble aŭdigi ĉiujn diferencajn opiniojn en nia gazeto. Tia diskutado, nome komparado de opinioj, estas tute konforma al la statuta celo de SAT, k — kondiĉe ke tia diskutado ne daŭru tro longe k evitu ripetojn — ni ĉiam allasos ĝin en la gazeton, kiel pens-instigilon k vigligilon. Estas ja [?] vere kuraĝiga k unika fakto, kiu pledas pli bone ol io ajn por la valoro de esperanto por la laborista klaso, ke laboristoj diverslandaj, edukitaj sub la plej malsamaj naciecaj influoj, interŝanĝas siajn pensojn senpere per la sennacieca lingvo, k en sennacieca gazeto.
Rilate kritikojn, ni ricevis tian de K-do 1307 el Novjorko pri la artikolserio, kiu aperis en « S. R. » sub titolo « Angla SAT-ano en Sovetio ». Ĉar ni ricevis tiun kritikon post legado de l’unuaj partoj de la felietono, ni pensas, ke K-do 1307 trovis kontentigon, legante la lastan frazon de la raporto, kiu tekstas jene: « Se mi kelkloke kritikis en mia priskribo, mi ne venĝocele faris tion. » (Aldvorth).
Ni ricevis ankaŭ kritikon el Anglio sub titolo « Denskapulo [?] en nebulo » koncerne la artikolon « Vivu la Neŭtralismo! » en maja « S-ulo ». La kritikanto timas, ke la sarkasma tono k iuj « fantaziaĵoj » en tiu artikolo havos malutilan efikon rilate la bezonatan laboristan unuecon. La redakcio respondis al tiu K-do sub « Nia poŝto » (en la junia n-o).
Tamen, pri tiu sama artikolo K-do Savil juĝas kiel « plej ĝustatempa k plej trafa satiraĵo pri la taktiko de iuj komunistoj fari unuecfronton, eĉ kun la faŝistecaj esp-istoj kontraŭ la Faŝismo ».
Fine, artikolo de « Oĉjo » aperinta en « S.R. » pri demokratio en Danio, trovis akran kritikon, kiel neobjektiva raporto, en la jarkunveno de Dana LEA. Ni ŝatus en tiaj kazoj ricevi reĝustigojn aŭ respond-artikolojn de la plendantoj, ĉar ni en Parizo ja ne havas la eblon kontroli la verecon de l’raportaĵoj el aliaj landoj.
Prilingvan kritikon, cetere tute personan, prezentis Ch. Minor en la lastmonataj « Lingvaj Notoj » (La Lernanto). Aliflanke ni ricevis de multaj K-doj kontent-esprimon pri enhavo k redaktado de niaj gazetoj, kio kompreneble ĝojigis nin, ĉar tio pruvas al ni, ke nia laboro ne estas vana k ke ni suriris la ĝustan vojon.
RAPORTO DE K-do J. LENORMAND PRI LA AGADO DE SAT-KORESPONDOFICEJO
Ekde la 8-a de marto, kiam mi ricevis el nederlanda K-do TEULING la unuan slipon senditan al SAT-korespondoficejo, nia ĵusnaskita ofico iom post iom pligrandiĝis… ; k hodiaŭ matene mi ĝoje enlistigis la naŭdekan slipon en mian adresaron!
Nur unu trionjaro pasis! k dum tiu maldaŭra tempo SAT-korespondoficejo — kvankam nesufiĉe konata inter la laborista esperantistaro — interrilatigis 90 Gek-dojn el 20 diversaj Eŭropaj, Aziaj, Oceaniaj k Amerikaj landoj, inter kiuj Francio k Nederlando ĉefas.
Jen riĉa, riĉega rezulto, pri kiu SAT rajtas fieri. Pli bone ol longdaŭraj paroladoj, tiaj ciferoj vidigas kiel utile k silente laboras nia tutmonda Asocio, k elokvente pruvas ke nia ofico respondas al ĝenerala bezono. Jam, ekde sia komenco SAT-korespondoficejo tre, tre bone sidas k naskas la plej grandajn esperojn.
Ĉiu SAT-an(in)o konigu do la SAT-korespondoficejon al sia ĉirkaŭantaro k varbu gekorespondemulojn, k la venontan jaron nia ofico ankoraŭ pli progresos por la plej granda profito al Esperanto!
Ĝis nun SAT-korespondoficejo ne sukcesis plenumi la deziron de iuj malmultaj Gek-doj, sed ververe la kulpo ne estas nia! Unu konsilon, Gek-doj: estu malpli rigidaj en viaj petoj k ne imagu ke nia tute nova ofico havas ĉiam sub sia dispono vian ĝustegan deziraĵon. Kaj nun, antaŭen por SAT k SATKO!
La respondeculo: J. Lenormand, Vitry-aux-Loges.
Koopera fako de SAT
La SAT-anoj en Manĉestro decidis restarigi la malnovan kooperan fakon, k invitas ĉiujn kooperanojn k simpatiantojn ĉeesti la Inaŭguran Kunvenon okazontan dum la Roterdama Kongreso. La sekretario proponita estas K-do E. Sugar, 16, Lily Street, Manchester, 8, Anglio.
Kooperaj asocioj nuntempe komencas interesiĝi pri nia movado, k multaj kooperanoj aliĝas al SAT. Enirinte niajn vicojn, ili konstatu la ekziston de reala k vigla kuniĝo de kooperanoj!
Kamaradoj, pretigu viajn ideojn por agado, k ĈEESTU LA KUNVENON.
Pro partopreno de l’redaktoro-administranto al la SAT-Kongreso, la Oficejo de SAT restas fermita de la 31. VII. ĝis 8. VIII.
— pàgina 4 —
58 — SENNACIULO
Proponoj al la 17-a Kongreso
Mi proponas, ke SAT aliĝu al la « Kuniĝo Universala por la Paco » (kies 1-a kongreso okazis lastjare en Bruselo).
J. Coen (8101).
Motivigo: D-ro Zamenhof kreis nian lingvon pac-cele. Ni honoros lian memoron, plifortigante tiun supran movadon per nia kunhelpo.
La Kongreso memorigu al la membraro, ke SAT-membro ne nur havas rajtojn, sed ankaŭ devojn, k ke la statut-paragrafoj 26-a k 27-a restas plene validaj por ĉiu membro.
Plenum-Komitato de SAT.
Motivigo: Trafis nin plendoj pri neplenumo de servoj, petitaj laŭ la regulaj kondiĉoj starigitaj en la 26-a paragrafo de la Statuto, fare de sufiĉe multaj membroj k perantoj.
[BILDO p.4 | 17,34,39,56] Afiŝo de la kongreso: kvinpinta stelo kun «SAT», pontego kaj profiloj de laboristoj; teksto: «ESPERANTO — 17a KONGRESO DE SAT — 1-7 AŬGUSTO 1937 — EN ROTERDAMO NEDERLANDO».
Adreso de la O.K.K.:
por mono: K-do A. v. d. Pols, Hortensiastr., 17, Rotterdam Zuid, ĝiro 275 837;
por ĉio alia: K-do C. van Essen, Westerbeekstraat, 57, Rotterdam Zuid, Nederlando.
7-a K LASTA KOMUNIKO
Fervojoj: Niaj penadoj por akiri rabaton ĉe la nederlandaj fervojoj malsukcesis! Ĉiu aliĝinto el Belgio k Francio ricevis jam la rabatilojn por la belgiaj k franciaj fervojoj, kiuj donos rabaton respektive da 35 k 40 0/0 je la ordinaraj prezoj. Kongresanoj, veturontaj tra Belgio k (aŭ) Francio, kiuj ne jam ricevis rabatilon, senprokraste petu ĝin ĉe la OKK. Ne forgesu, antaŭ la revojaĝo stampigi la franciajn biletojn ĉe la OKK. Se ne, ili ne validos por la revojaĝo!
Tendejo: Pro tio, ke nur 3 aliĝintoj anoncis la deziron tendumi, la OKK ne aranĝas tendejon. Kaŭzus al ni multege da peno k kostoj, ĉar ni i.a. devus instali lumon, necesejojn ktp. sur la tereno. La anoncintoj do povos loĝi en « Nenijto-halo ».
La Amasloĝejo: Ĉiu, kiu ne jam ricevis loĝejan karton, atentu, ke li aŭ ŝi dormos en NENIJTO-HALO. Se oni deziras loĝi en hotelo, oni tion povos aranĝi, alveninte en Roterdamo. La amasloĝejo troviĝas ne malproksime de la kongresejo. Ni havas apartajn dormejojn por viroj k virinoj. Ĉiu kongresano povas tie senpage dormi, kondiĉe, ke li mem zorgu pri litkovriloj. La O.K.K. zorgos pri pajlo. Ni donos matene teon al ĉiu loĝanto k. dimanĉe kelkajn bulkojn por la matenmanĝo. Ni petas la loĝontojn de NENIJTO-HALO, severe plenumi kelkajn regulojn, kiujn vi trovos en la kongreslibro, i.a.: 1) Fumado en la halo estas nepre malpermesata! 2) Ĉiu kondutu laŭ la indikoj de la deĵorantaj K-doj. 3) Post estingo de la lumo nepre regu silento en la dormejo. Ne forgesu, ke kvankam eble vi ŝatas dum la tuta nokto ŝerci, k brui, estas aliaj, kiuj nepre bezonas la noktan ripozon! 4) Zorgu, ke la halo restu pura. Ne pezigu la taskon de la OKK, kiu post la kongreso devas purigi la tuton. 5) Dum la tempo, kiam vi estos en Roterdamo, vi formos unu grandan loĝkomunon. Dependos de vi ĉiuj, ĉu la sfero estos kamaradeca aŭ ne. ESTU ANTAŬ ĈIO KAMARADO!!
Alveno k Akcepto: Ĉiu, kiu alvenos antaŭ sabato, aŭ dum tempo, kiam la akceptejo estos fermita, tuj informu pri tio la OKK, por ke ni povu zorgi pri akcepto. Ĉiu kongresano iru tuj post alveno en Roterdamo al la akceptejo, por akcepti la kongresdokumentojn ktp. NE FORGESU VIAN PROVIZORAN KARTON!!!
Sendu Salutojn! Gek-doj, kiuj pro iu ajn cirkonstanco ne povos ĉeesti nian 17-an, sendu salutkartojn, leterojn, telegramojn! Ne forgesu, ke en la unua semajno de aŭgusto la laboristoj en Roterdamo memoras la 50-jaran ekziston de Esperanto. Vi spirite ĉeestu inter la CERTE PLI OL 700 GEK-DOJ en la 17-a Kongreso en Roterdamo!!
Apartaj kartoj por NE-kongresanoj: Por la Interfratiĝvespero je sabato ni ankoraŭ havas malgrandan kvanton da kartoj por nekongresanoj (pri prezoj vidu antaŭajn « S-ulojn ».) Ne venu al Roterdamo, ne aĉetinte antaŭe karton, ĉar certe ili ne plu estos akireblaj ĉe la salono!
REPREZENTO de ORGANIZOJ: La Nederl. Sindikato de teknika k kontrola personaro (B.T.O.) k la Neder. Sindikato de frizista personaro (Ned. Bond v. Kapperspersoneel), jam anoncis reprezentonton.
Financa Subteno: Finance subtenis la la kongreson i.a.: Federacio de Laboristaj Esp-istoj. V.A.R.A. (Unuiĝo de lab. radio-amatoroj). B.T.O. (Sindikato de teknika k kontrola personaro). Ned. Lito-, Foto- en Chemigrafenbond (sindikato de lito-foto- k ĥemigrafoj). Sekcio Roterdamo II de F.L.E.
GEKAMARADOJ! Ankoraŭ kelkaj tagoj k ni renkontos nin en Roterdamo, ĉe la 17-a kongreso de S.A.T.! Estu kore bonvenaj! la OKK, la roterdama SAT-anaro k ĉiuj roterdamaj laboristaj esp-istoj (kiuj ne jam estas SAT-anoj, sed espereble pro la kongreso ĉiuj baldaŭ aniĝos!) deziras al ĉiuj neforgeseblajn tagojn, sukcesplenan laborkongreson, profite al nia idealo! Vivu SAT! Vivu nia 17-a!
C. v. Essen, OKK sek.
Programo de la Kongreso
[BILDO p.4 | 70,9,96,35] Foto de tri muzikistoj kun gitaroj kaj florkolieroj; sube la teksto «LA HAVAJAJ AMIKOJ — GVIDANTO AART BOENDER».
Kunlaboros al nia Kongreso en Roterdamo (« La Havajaj Amikoj » estas SAT-anoj)
Akceptejo k Kongresejo:
« LYBELLE », GEDEMPTE VEST 6.
Sabaton la 31-an de julio:
De la 10-a horo la akceptejo estas dum la tuta tago malfermita. Ĉiujn informojn, helpon pri gastigo, hoteloj, trafiko, bank- aŭ poŝtaferoj oni tie povas akiri.
Interfratiĝvespero
20-a horo: en la salono « DOELEN » — Coolsingel (apud la urba domo k ĉefpoŝtoficejo). Kunlaboros: La miksita esper. kanthoro « MATENRUĜO », orkestro: « LA ROTERDAMA POŜTHARMONIO », « LA HAVAJAJ AMIKOJ », deklamantoj, ktp. ktp. Prezento de ludo de K-do BAS WELS: « NOVA AŬRORO ». Paroladeto de K-do N. Bartelmes. — Post la kunveno ĉiuj kongresanoj, kiuj petis gastigadon k ricevis loĝejan karton kolektiĝos antaŭ la salono por esti kondukataj al la loĝejoj. Serĉu la literon, kiu estas indikita sur via loĝeja karto.
Dimanĉon, la 1-an de aŭgusto:
10-a horo: Malfermo de la akceptejo. La kongresanoj loĝantaj ĉe esp-istoj povas pasigi la matenon laŭplaĉe kun siaj gastigantoj. Aliaj povas, se ili deziras tion, veni al la akceptejo, kie estas k-doj por gvidi ilin tra la urbo.
13.30 horo: Kolektiĝo antaŭ la kongresejo por la fotografado.
14-a horo: Solena Malfermo de la kongreso en la kongresejo « LYBELLE ». Kunlaboros i.a. la opero-baritono JAN BLOK.
Lundon la 2-an de aŭgusto:
10-a horo: Unua laborkunsido.
15-a horo: Oficiala akcepto de la kongreso en la urba domo. Kolektiĝo ĉe la kongresejo je la 14.30 horo. Ni kune promenos al la urba domo.
20-a horo: Dua laborkunsido.
Mardon la 3-an de aŭgusto:
10-a horo: Tria laborkunsido.
13.30 horo: Kolektiĝo ĉe la kongresejo por promeni al la boatoj por la EKSKURSO tra la Roterdamaj havenoj, prezentita de la urba estraro.
20-a horo: Kvara laborkunsido.
Merkredon la 4-an de aŭgusto: de la 9-a ĝis la 12-a okazos diversaj kunsidoj de frakcioj k.s. en diversaj salonoj. Kunsidoj i.a. okazos de TLES, Sennaciista frakcio, Virinoj, Koopera fako, Sovet-komunistoj k Stenografoj. Detalaj komunikoj pri salono, horo ktp. dum la kongr.
14-a horo: Ekskursoj. Komunikoj en la kongresejo.
20-a horo: INTERNACIA KONVERSACI-VESPERO: Miksita programo konsistigita de la
— pàgina 5 —
SENNACIULO 59
kongresanoj mem. La OKK zorgos pri muziko, kunlaboro de infanoj, kantos K-do Goethart. NI ANKORAŬ ATENDAS ANONCOJN POR LA PROGRAMO !
Ĵaŭdon la 5-an de aŭgusto : Tuttaga ekskurso al la marbordo.
Por la kongresanoj, kiuj gastiĝos en la suda parto de la urbo k restos post ĵaŭdo, la sekcio II-a de FLE, aranĝos je vendredvespero gajan vesperon en sia klubejo ! OKK.
SESA LISTO DE ALIĜINTOJ
508 K-do M.v.d. Berg, Roterdamo; 509 K-dino S.G. Lindegren, Stokholmo; 510. K-do Hernandez, Valencio (Hisp.); 511. K-ino M. Aumasson, Lanquetot p. Bolbec (Francio); 512-513. K-inoj Issatel, Aubenas (Francio); 514. K-do A. Helly, Pont-de-Labeaume (Francio); 515. K-ino W. Starrenburg, Roterdamo (Nederl.); 516. F. Kalny, Bozkov (Ĉeĥosl.); 517. C. Hawksworth, Liverpool (Britio); 518. L. Leblanc, St. Quentin (Francio); 519. M. M. Weber, Denver (Usono); 520. J. M. Kerr, Denver; 521. K-ino M. Norling, Malmö (Svedio) ; 522. K-do A. Hexspoor; 523. A. J. Hietbrink; 524. W. de Kooter; 525. A. v.d.Valk; 526. L. Ninaber; 427. K-ino W.de Vries, ĉiuj en Delft (Nederl.); 528. J.H. de Bruin, Roterdamo; 529. P. L. Elgeti, Roterd.; 530. W. K. Pobering, Wormerveer (Ned.); 531. A. Gielen, Roterd.; 532. Th. Eijgelsheim, Roterd.; 533. C. W. Eijgelsheim, Roterd.; 534. A. W. George, Stapleford (Britio) ; 535-536. gek. Brierly, Clitherde (Britio); 537. K-do L. Shipp, Southport (Britio); 538. M. Gaudin, Outreau (Francio); 539. J. D. de Graaf, Vlaardinger Ambacht (Ned.); 540. G. M. Vidal, Clermont-Ferrand (Francio); 541. E. Larsson, Boras (Svedio); 542. W. C. Bernds, Roterd.; 543. W. J. Lindhout, Roterd.; 544. J. de Graaf, Roterd. ; 545. V. Holtwijk, Amsterd.; 546. K-ino A. Procton, Burnley (Britio); 547. K-do A. Fry, Folkestone (Britio); 548. E. Ash, Folkestone; 549. H. Nordin, Sundbyberg (Svedio); 550-551. gek. Sfuder, Sundbyberg ; 552. K-do C. Hogenbirk, Zwolle (Ned.); 553. J. M. Duran, Buenos-Aires (Argent.); 554. W.Knoop, Hago; 555. P. Stabie, Abbenbroek (Ned.); 556. K-ino R. Lans, Hago; 557. K-do C. J. de Vos, Utrecht (Ned.); 558. H. G. v. Laar, Utrecht; 559. B. Smit, Bussum (Ned.); 560. A. Bloemendaal, Bussum; 561. K-ino B. Durkin, Londono ; 562. K-do C. de Jong; 563. K-ino v. d. Vliet-de Groot; 564-565. gek. Mastenbroek; 566. K-do J. Verweij; 567. Hoefnagel; 568. O. de Beus; 569. J. de Beus; 570. G. Noorland; 571. A. de Konin, ĉiuj en Roterdamo ; 572. H. Hoogland, Vlaardingen (Ned.) ; 573-574. gek. Campbell, Dunfermline (Skotl.); 575. K-do J. A. Smit ; 576. K-ino M. Hoogerbrugge ; 577. K-do W. Schilperoort; 578. J. Blanken; 579. N. v. Wingerde; 580. D. de Jong, ĉiuj en Roterdamo; 581. M. C. Vol, Hillegersberg (Ned.) ; 582. L. v. Herk, Roterd.; 583. M. de Vries, Hillegersberg; 584. J. Kesselring, Hilleg.; 585. H. Groen, Hilleg.; 586. R. A. Thomassen, Drammen (Norvegio); 587-588. gek. Lentaigne, Villeveyrac (Francio); 589. K-do R. Duffy, Londono; 590. K-ino I. Hietbrink, Eibergen (Ned.) ; 591. K-do G. Blonk, Overschie (Ned.); 592. K-ino A. Nijenhuis, Arnhem (Ned.) ; 593. K-do J. Hovingh, Halfweg (Ned.); 594-595. gek. Tiel, Halfweg; 596-597. gek.Varkevisser, Scheveningen (Ned.); 598. K-do A. J. Brinks, Deventer (Ned.) ; 599 [?]. A. J. Gerards, Deventer; 600. A. J. Bienefelt (BTO), Delft (Ned.) ; 601. L. W. Kastelein, Roterd.; 602. P. v. Haaren, Amsterd.; 603. H. M. Westphal, Amsterd.; 604. P. Lamfers, Amsterd.; 605. H. Broyl, Deventer (Ned.) ; 606. W. A. de Rooy; 607. J. de Graaff; 608. H. J. Bahnerth; 609 [?]. M. Post; 610. B. v. Kerkhoven, ĉiuj en Roterdamo; 611. E. Olsson, Landskrona (Svedio); 612. K. Nilsson, Landskrona; 613. I. G. Broekhoven, Nieuwendam (Ned.); 614. X. (Germanio); 615. K-ino X. (Germ.); 616. K-ino X. (Germ.); 617. K-do X. (Germ.); 618. K. Karlsson, Ryd (Svedio); 619. G. E. v. Rossen, Vlaardingen (Ned.); 620. J. F. Becker, Roterd.; 621-622. gek. Stierman, Roterd.; 623. K-do K. Vigier, Valence d’Agen (Francio); 624. E. Eneroth, Malmö (Svedio); 625. T. H. v. Klaveren, Roterd.; 626. L. v. Schelven, Roterd.; 627. A. Roosing, Zeist (Ned.); 628. J. G. Baxter, Liverpool (Britio); 629. K-ino L. Peel, Liverpool ; 630. I. F. Shipman, Birkenhead (Britio) ; 631. K-do J. A. v. Klaarwater, Roterd.; 632. K-ino Rodenburg, Hillegersb. (Ned.); 633. Lans, Roterd.; 634. B. de Jong, Roterd.; 635. F. de Jong, Roterd.; 636. K-do H. Costenoble, Lille (Francio); 637. J. v. d. Dorpel, Roterd. ; 638. S. Frantzen, Amsterd.; 639. Inf. Varkevisser, Scheveningen; 640. K-do A. Biesbroek, Hago; 641. J. Luiten, Hago; 642. Th. Brooshooft, Hago ; 643. V. Meere, Hago; 644. H. Mylen, Malmö (Svedio); 645. K-ino D. Ekström, Karlstad (Svedio); 646. K-do H. Helleshoj, Herning (Danio); 647. M. Delforge, Charleroi (Belgio).
KAMARADINOJ TUTMONDAJ DENOVE NI PETAS VIAN ATENTON!
En «S-ulo» de majo vi havis okazon legi, ke dum la SAT-kongreso en Roterdamo okazos aparta virina kunveno. Kial ni fakte organizas apartan kunvenon por la K-dinoj? Kion ni volas atingi per tia kunveno? Ĉar en la daŭro de la jaroj ni havis sufiĉan okazon konstati, ke en la esp. movado same kiel en aliaj organizoj, la aktiveco de l’K-dinoj ne estas kontentiga. Preskaŭ ĉiam estas la SAMAJ, kiuj vere montras sian intereson k komprenon pri la tasko, kiun ili havas en la socio.
La celo de nia aparta virina kunveno estos klopodi pliaktivigi la indiferentajn k refreŝigi k denove instigi la jam konsciajn kunbatalantinojn. Unu K-ino parolos pri LA EVOLUCIO k LA SPECIALA TASKO de l’VIRINOJ en la NUNA EPOKO. Ne la parolado de l’K-dino devas esti la ĉefa parto de la kunveno, sed la diskutoj de ni ĉiuj.
Se ĉiu aliĝinta K-dino vizitos nian kunvenon k klopodos kunhelpi sukcesigi ĝin, tiam nia peno ne estos vana. Cetere la roterdamaj K-dinoj esperas ke ĉiuj K-dinoj faros sian eblon por sukcesigi nian tutan kongreson k ke antaŭ ĉio regu en ĝi kamarada k harmonia atmosfero.
18187.
SOLIDARO!
Unu el la aferoj, kiujn la roterdama OKK plej atentis, estas la gastigado. Ni ja scias, ke la plej bona eblo por interkonatiĝi, interfratiĝi, ensorbi la ideon de nia movado, estas ne dum la kongreskunsidoj, aŭ festkunvenoj, sed dum la personaj rilatoj inter la diverslingvaj kongresanoj !
Ni klopodegis gastigi kiom eble plej da kongresanoj ĉe Gek-doj k ni fieras, ke ni sukcesis en tio ! Ni estas ja laborista movado k tio signifas, ke pli bone ol aranĝi pompajn festojn, luksajn kabaredojn, grandajn balojn-en-naci-kostumo, estas klopodi doni al laboristoj la eblon ĉeesti k partopreni la laboron de la kongreso, kio ja restas la plej grava !
Kiom ni malĝojis, kiam ni, pro la amasa aliĝo, ne povis kontentigi iun senlaboran petinton pri senpaga loĝado, senlabora K-do, kiu nur per grandaj oferoj povis trovi la vojaĝmonon al la kongreso, sed, kiu jam ne povas elspezi ion por la loĝado. Kiom ni serĉegis por trovi lokon, sciante, ke de tio dependas la ĉeesto de K-do.
Kaj jen okazas io, kio kuraĝigas nin en nia laboro, okazas io, kio montras, ke la vorto KAMARADO ne estas nur vorto sen pli. Du Gek-doj el Francio anoncis sin por la kongreso. Ili ricevis loĝadon kontraŭ kompenso ĉe Gek-doj kaj jam interkorespondadis kun siaj gastigontoj. Poste montriĝis, ke ili ne povos efektivigi la viziton al la kongreso.
Ili tamen sendis al la gastigontoj la kompenson de 10 guldenoj, por ke la gastigontoj per tio povu gastigi DU SENLABORAJN K-DOJN !
Jen SOLIDARO ! Denove ni povas helpi du senlaborajn K-dojn, kiuj sen tio eble devus resti hejme !
Bonega ekzemplo k… imitinda !! C. v. E.
Ĉe la laboristaj Esperanto-Asocioj
La 2-a Jarkunveno de Dana L.E.A. Interesa statutŝanĝo
La 6-an de junio okazis la 2-a jarkunveno de D.L.E.A. en Odense sub prezido de K-do H. P. Frodelund. La raportoj de la prezidanto, redaktoro, SAT-peranto, kasisto k libristo estis unuanime akceptataj. Laŭ propono de la estraro la jarkunveno unuanime decidis forigi la pure socialdemokratan tendencon de la asocio, tiel ke ĝi nun estas malfermita al ĉiuj laboristaj esperantistoj. (Tamen DLEA nature daŭre sentas sin ligita per la Gotenburga Konvencio.) La kaŭzo de la statutŝanĝo estas, ke kelkaj sufiĉe aktivaj K-doj pro la tendenco de la asocio ne volis aliĝi al ĝi. Nun DLEA streĉis manon al ili, k esperenble ili komprenas sian devon kiel laboristaj esperantistoj. — Alia statutŝanĝo donis al izoluloj rajton elekti delegitojn por la jarkunveno. K-do M. Jacobsen, Aarhus, estis reelektata kiel prezidanto. Reelektataj estis ankaŭ Frodelund k Arne Jensen kiel estraranoj k R. Jörgensen kiel redaktoro. Venontjare jarkunveno okazos en Aabyhöj. Raporto pri la kunveno aperis en radiogazeto k tagĵurnaloj. (Frodelund).
KOMUNIKOJ DE F. E. T.
INTERNACIA RENKONTIĜO okazos la 1-an de aŭgusto en Linée-Sprimont (province Liego). Programo : akcepto en Popoldomo, vizito al moderna panfabriko, komuna tagmanĝo, vizito al ŝtonminejo k kermeso. Petu informojn al K-do René Moureau, Fays-Sprimont, Liége, Belgio. Kora invito al ĉiuj.
MEMORIGA FESTO pri 50-a datreveno de Esp-o okazos en Liego, la 15-an de aŭgusto. Paroladoj, teatraĵo, kantoj ktp. Pri senkosta aŭ malmultekosta tranokto oni skribu antaŭ la 1-a de aŭg. al K-do G. Dardenne, 16, imp. de l’Avenir, Liége, Belgio.
INTERNACIA EKSPOZICIO DE PARIZO. Vizitontaj K-doj dezirantaj informojn, interrilatigon, skribu al FET-Komitatano Podgorski, 136, rue Legendre, Paris, 17-e.
KONGRESO DE BELGIA FET-SEKCIO okazis la 4-an de julio en Rixensart. 60 ĉeestintoj, i.k. FLE-Kdoj. La kunveno unuanime reelektis sekretario K-don Van den Wijngaert, 14-16 rue Pont-de-l’Avenue, Bruselo-II, k kompletigis la estraron per K-doj Debaene Fr. (helpsekretario, Brus.), Kinon Joseph (librotenisto, Liége), Boudart Désiré (kas., Ouaregnon). Post prizorgo de admin. aferoj okazis monkolekto por la hisp. K-doj k ekskurso.
NOVA SEKRETARIO DE FET estas K-do Platiel, 17, rue du Gén. Niox, Paris, 16-a. Francianoj sin turnu al li por aliĝo al FET k abono al « Travailleur Espérantiste » (4 fr. jare).
REGIONA RENKONTIĜO okazos en Raon-l’Etape (Vosges) ĉe restoracio Bellevue, en belega montara kadro, la 1-an de aŭg., je la 9-a h. (organizanto : M. Durand, 23, rue Fabvier, Nancy.)
EKSKURSO AL ANNECY (« Altaj Alpoj ») okazos la 29-an de aŭg. inter organizintaj grupoj de Ĝenevo k Lozano k franciaj K-doj (organizanto : Lamouille, 6, rue des Terreaux-du-Temple, Genève, Svisio).
Esperanto-grupo de la Fed. de Lab. Esp. (laboristoj, oficistoj, fraŭlinoj k infanoj) deziras daŭran korespondadon. Ni rekompencos ĉiujn sendojn. Ni interŝanĝas ĉiujn aĵojn (ankaŭ poŝtmarkojn). Adreso (adm-ino) : K-ino E. Groothuis, Celsiusstr. 6, Amersfoort (Nederlando).
— pàgina 6 —
60 SENNACIULO
NEKROLOGO
Mortis post longdaŭra sufero
K-do J. DE JONG (18.160)
en Roterdamo, en la aĝo de 52 jaroj. Li estis fidela K-do k de pluraj jaroj SAT-ano, Peranto en la 12-a Sekcio. Ĉe ĉiu okazo li propagandis por SAT. La familion ni sincere kondolencas.
J. Kooyman (sekretario). J. Dupain (SAT-per.)
Ni estas informitaj pri la morto en aĝo de 16 jaroj de
K-do Jacques MANDARD (19.816)
el Blois (Francio). Li estis el inter la plej junaj membroj de SAT, al kiu li apartenis pli ol unu jaron.
Ni honoru ilian memoron !
Post longa suferado mortis, 52-jara, nia fidela K-do k SAT-ano
van Bommel, Hago
Li multe laboris por nia movado. Ni neniam forgesos lin.
FLE-sekretario (1-a), den Bree.
El niaj leteroj
… Mi utiligu la restantan spacon por diri, ke mi ne tre ŝatas la prilingvan rezonadon de Minor en « La Lernanto » ; mi eĉ diras tute malkaŝe, ke ĝi ne taŭgas en tiu loko, kiu devas esti dediĉata por la instruo al LERNANTOJ. Plie mi havas la impreson, ke Minor estas… idisto ! Jes en tiu senco, ke li tro alte taksas logikon. En Lingvo efikas du tre gravaj « leĝoj » (fortoj, kaŭzoj), nome : Leĝo de analogio k leĝo de minimuma peno ; tiuj leĝoj povas kelkokaze esti pli fortaj ol la logiko. Tial ke ĉiam troviĝis en esp-o formoj kiel Aŭstralio, Siberio, Bolivio, Kaledonio, Bosnio, Bizantio, Alĝerio, Aŭstralazio, Lombardio, Ontario, Rodezio, Sicilio, Sirio, Tasmanio, Tunizio ktp., estis tute nature, ke la leĝo de analogio konduku al la apliko de io ĉe ĉiuj landnomoj. — Kaj la sama leĝo efikis ankaŭ en tiu rilato, ke estas ridinde diri ekz-e : Supujo k Svisujo, pomujo k Polujo ktp. ks Sed mi ne estas L.K.ano nek Akademiano k sekve ne rajtas eldiri opinion pri lingvo… L. Itauŝa.
DISKUTEJO
Kun intereso mi legis la rezonadon de K-do Makoli en la aprila n-o de « S-ulo » — k plezure konstatis, ke ne ekzistas diferenco esenca inter lia opinio k tiu de K-do N. B. Oni do povus konsideri, ke la diskuto pri la koncerna demando alvenis al fina punkto. Tamen mi opinias, ke estas utile aldoni kelkajn rimarkigojn, por ke la legantoj povu akiri vere klaran komprenon pri la problemo.
Necesas unue ekscii aŭ memori pri la cirkonstancoj ekzistantaj en la tempo, kiam Lanti elmetis sian tezon. Tiam kelkaj gravaj organizoj (ekz-e, la franca C.G.T. k la Internacio de militintoj kun prezidanteco de Barbus) estis voĉdonintaj deziresprimojn favore al la alpreno de esp-o kiel mondlingvo. Plie, Komintern estis stariginta komisionon por studi tiun demandon. Oni do povis tiam esperi, ke parktikaj aranĝoj estos farataj por faligi la lingvajn barojn, kiuj ĝenas, eĉ kelkfoje malhelpas rilatojn inter sekcioj k membroj de iu ajn Internacio.
Estas tute evidente, ke se Komintern estus akceptinta la bone argumentitajn proponojn (1), kiuj al ĝi estis prezentataj en tre detala raporto, en tia kazo la mondlingva problemo estus jam nun solvita. Kiam oni konsideras, ke la rusa sekcio de tiu mondorganizo regas super unu sesono de l’mondo k sekve povus tie enkonduki la devigan instruadon de esp-o en lernejoj, tiam ne necesas insisti por ke ĉiu komprenu, ke la supra aserto ne estas senbaza. Nur estu do memorigate, ke ekzistis tempo, kiam ne estis tute malsaĝe esperi, ke nia esp-a movado antaŭeniros grandpaŝe. En tiaj cirkonstancoj estas do normale, ke la utilisma flanko de la demando estis akcentata… — kvankam la eduka rolo de nia movado neniam estis malatentata.
Bedaŭrinde la sperto montris, ke la espero pri solvo de la mondlingva problemo fare de la lab. organizoj estis tro optimisma. La belaj deziresprimoj de kongresoj k la « laboroj » de la fama Stud-komisiono fariĝis abortaj projektoj, senvivaj surpaperaĵoj.
Aliparte la lab. movado preskaŭ ĉie en la mondo elsuferis malvenkojn ; diverskoloraj faŝismaj reĝimoj stariĝis — eĉ en landoj kiel Germanio k Aŭstrio, kie la proletaro estis bone organizita. Tiaj konstatoj devas meditigi la laboristajn esp-istojn. Tiacele mi metas antaŭ ilin jenajn demandojn ;
Ĉu la manko de sufiĉe fortaj sentoj de solidaro inter la diverslandaj proletoj ne estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de malvenko?
Se jes, ĉu eblas, ke homoj, kiuj ĉe interrenkontiĝo devas stari mutaj unu antaŭ la aliaj aŭ devas uzi la helpon de interpretanto, povas vere akiri realan k profundan senton de reciproka solidaro?
Ĉu la malatento aŭ ignoro fare de gvidistoj al tia grava solidarkreilo, kia estas mondlingvo facile lernebla, ne estas senkonscia aŭ eĉ konscia perfido al la proleta klaso?
Ĉu esp-istoj, konsciaj pri la gravo k neceso de movado por mondlingvo, devas naive k admire obei al tiaj oportunistaj, farizeaj aŭ perfidaj gvidistoj?
Mi starigis tiujn demandojn kun la nura celo instigi legantojn al meditado pri ili. Ni ĉiuj devas gardi nin kontraŭ la subtile narkoteca legaĵo, kiun liveras ĉiutagaj ĵurnaloj k agitcelaj presaĵoj.
Kaj fine mi asertas, ke oni povas kolekti amason da faktoj k eldiri valorajn argumentojn por surbazigi tezon montrantan, ke tre danĝera estas la kredo, ke la ekspluatata klaso de iu ajn lando povas aparte emancipiĝi en la kadro de ĝiaj limoj. Kiam oni scias, ke inter Tokio k Londono la distanco baldaŭ estos nur kvartaga, tiam evidentiĝas, ke vole nevole la homoj fariĝos pli k pli dependaj unuj de la aliaj. Ju pli malgrandiĝas nia planedo, des pli devas kreski sennacieca solidarsento. Almenaŭ tia estas la konvinko de E. L. Desko.
(1) Interalie troviĝis unu laŭ kiu ĉiu partifunkciulo, malpli aĝa ol 45 jarojn, ĉiu partioficisto ktp. devus esti ellerninta esp-on en la tempolimo de du jaroj, por povi plue teni sian postenon.
En nia movado
(Kroniko)
NEDERLANDO. La Zaanlandaj SAT-anoj okazigis bone vizititan kunvenon en Zandamo. La amsterdama SAT-perantino paroladis pri la Roterdama kongreso. Ge-SAT-anoj el 6 ĉirkaŭregionaj FLE-sekcioj kunvenas de nun regule en la hejmo de K-do. Oni pritraktas gazet-artikolojn, SAT-broŝurojn, organizas paroladojn, vendas SAT-literaturon ktp. En Ŝidamo (Schiedam) fondiĝis antaŭ unu monato SAT-rondo kun 12 anoj (t.e. la kvarono de la LEA-sekcio) ; ili ĵuris zorgi, ke post mallonga tempo 100 % el la sekcio apartenos al la rondo.
La FLE-sekcio Heerlen ekskursis la 20.6. al Dison (apud Verviers, Belgio), kie la belgaj Kdoj estis organizintaj renkontiĝon kun parolado de Kdo Dohogne pri lanindustrio. La 27.6. la grupo vizitis Vaals, por fondi novan grupon; rimarkinde estas, ke en tiu limvilaĝo oni aŭdas preskaŭ nur la germanan lingvon. En Vaals ĉeestis 70 belgaj k nederl. Ged-doj.
DANIO. La lab. esp. klubo en Kopenhago, konsistanta nuntempe el 14 anoj, decidis en ĝenerala kunveno, laŭ propono de K-do P. Neergaard, la devigan membrecon al SAT por ĉiuj klubanoj. Peranto estas K-dino H. Eckel. Sekve la Kopenhaga SAT-rondo estas nun identa kun la lab. esp. klubo.
USONO. Nov-Jorko. La Novjorka filio de LEA-NA aranĝis grandskalan festenon, morale k finance tre kontentigan, la 15-an de majo. Ĉeestis ekzakte 130 personoj. La neatendita sukceso multe kuraĝigis la aktivulojn en Nov-Jorko por pli energia k entreprenema laborado dum la estonto. Simila, sed pli granda festeno estas planata por novembro.
Se bonfaremulo ekscias, ke homo dronas en puto, li provas savi la dronanton, sed tiucele ne ĵetos sin mem en la puton. KONFUCIO.
EKSPOZICIO LA PLEJ GRANDA EN LONDONO
Ni bezonas PK, afiŝojn, salutleterojn aŭ ian materialon. Sendu ĝin al BETHNAL GREEN MEN’S INSTITUTE, Bethnal Green Rd., London E. 2.
Laboristo-esperantisto ĉe vakstolfabriko !
Laboristo ĉe vakstolfabriko en ĉiu lando estas kamarade petata doni informon pri salajro ĉe ĉiu aparta laborspeco de vakstolfabrikado. Ni petas tre akuratajn informojn en la nomo de nia faka sindikata organizo. Viaj informoj estos por ni tre valoraj, tial, pro peresperanta helpo internacia, skribu al ni k diru samtempe, kiel ni rekompencu ! Societo en Smalands-Anneberg de Sveda Fabriklaborista Asocio. (Adreso) Harry Faager (sekretario), Box 139, Smalands-Anneberg, Svedio.
Recenzejo
KONSTITUCIO (fundamenta leĝo) de la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj. Eld. de C.K. de SEU, Moskvo, 1937. — 24 pĝ. Form. 13 × 19. Prezo : 35 kop. (Traduko el la rusa de P. Gavrilov.) La libreto entenas senkomente la artikolojn de la nova konstitucio.
GEBONDEN STIJL (POEZIO) EN ESPERANTO. Nederlandlingva verkaĵo de F. Faulhaber. 40 pĝ. Form. 13 × 21. Prezo : 0.35 guld. Eld. Fed. Lab. Esperantistoj, Amsterdam (Postbus 0.50 [?]). Interesa studo pri versfarado en esperanto. La komentoj estas holandlingvaj.
KARLSBAD (mondfama kuracbanloko en Ĉeĥoslovakio). Kolora k riĉe ilustrita prospekto en esp-o.
KURESSAARE, sanigŝlima k mara kuracloko en Estonio. Kolora prospekto, havebla senpage ĉe : Linnsvalitsus, Kuressaare, Estonio.
VIENO (Aŭstrio). Luks-aspekta faldprospekto, eldonita de « Fremdenverkehrsstelle der Stadt Wien » (k tie havebla). Depost 1928 la urbo Vieno ĉiujare eldonadas gvidilojn en esp-o.
Korespondado
JAPANIO
Karaj gefilatelistoj, vi sendu 2 resp. kup., rekompence ni sendos al vi japan. PM specialajn (uzitajn) kelkajn. Japana Filatelista Asocio, Nada P.O. Box 13, Kobe.
NEDERLANDO
Instruistino ĉe mastrumlernejo dez. koresp. kun svedaj Gek-doj. Adreso : G. Vos, Emmastr. 44, Meppel.
La sekcio Emmen F.L.E. dez. kor. kun Gek. el ĉl. pht. Certe respondos. Adr.: Johano Kuiterman, Bargermeer, Emmen.
K-dino N. Lokker, v. Turnhoutstr. 4, Oost-Souburg (Zeeland) dez. interŝ. PM k PI, kĉl. Certe respondos.
Núm. 456, 25 d’agost de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO. N-o 456. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. AŬGUSTO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
La plej granda kongreso de S.A.T.
Ĝi nun jam apartenas al la pasinto, tiu plej granda k plej impona el ĉiuj ĝis nun okazintaj kongresoj de SAT, nia Deksepa en Roterdamo. Je nombro da partoprenantoj k sendube ankaŭ laŭ propaganda vidpunkto ĝi superis eĉ la Lajpcigan Kongreson en 1929. Aliĝis nian 17-an Kongreson 865 Gekamaradoj el 19 landoj, k fakte ĉeestis ĝin 806 Gekamaradoj el 16 landoj.
Ĉu oni povas imagi al si ion pli kuraĝigan, pli instigecan, pli entuziasmigan ol tiujn ĉi ciferojn, — ol la aspekton de tiu ĉi giganta kunvenego el tutmondanoj en la grava trafika centro Roterdamo?
[BILDO p.1 | 23,42,72,66] Foto de la estrara tablo dum la Solena Malfermo: ses viroj sidas ĉe longa tablo antaŭ kurteno, unu staras ĉe la tribuno; antaŭ la tablo pendas standardo. Ĉe la estrara tablo okaze de la Solena Malfermo. — De dekstre maldekstren: (sur la tribuno) K-do Bas Vels, prez. O.K.K.; Faulhaber, prez. F.L.E.; v. Essen, sekret. O.K.K.; Dreves Uiterdijk, veterano de la movado; v. d. Pols, kasisto O. K. K.; Bartelmes, ĝen. sekretario de SAT.
Ĉiurilate la kongreso estis brile sukcesplena, tiom laŭ la propaganda valoro, kiom laŭ la enhava. Kun escepto de la lastaj minutoj, en kiuj estis tuŝata politika temo, la diskutado okazis en plena harmonio k kun rimarkinda bonordo k disciplino. Nia alvoko pri SAT-aneca disciplino, pri konkordo k intertendenca paco ĝenerale estis mirige bone obeata. Kaj la fulmotondro okazis nur post la ĝenerala debato, post akcepto de l’Gvida rezolucio, en momento kiam temis trovi solvon pri flanka k en si mem negrava problemo. Ja la sugesto de brusela K-do pri atribuo de la sufiĉe atentinda sumo kolektita por la hispanaj K-doj, al hospitalo kreita de l’Sindikatara Internacio, estis sufiĉa por estigi akratonan debaton, kiu taglume elmontris la profunde dormstate kuŝintan malharmonion regantan rilate la politikajn problemojn. Ĝi pruvis pli ol io alia la neceson eviti en niaj kongresoj la politikan debaton k akcenti ĉiam k ĉie la kulturan k edukan flankon de nia Asocio. Ni esperas, ke tiu ĉi averto sufiĉas plene, k ke la K-doj ne misinterpretos la akcepton de ŝanĝeto en la unua paragrafo de la Statuto k ne konkludos kiel unu socialdemokrata K-do nederlanda, kvazaŭ SAT nun fariĝis politika organizo. SAT ne posedas politikan programon k estas neniel komparebla al politika partio; ĝi estas politikeca nur en tiu senco, ke ĝi « celas utiligi praktike la lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda », sekve estas klasa organizo. Sed cetere ĝi restas fremda al la politikaj taskoj de partioj k aliaj organizoj k okupas sin nur pri klerigado, edukado, kulturado de siaj membroj, helpante al ili liberiĝi el dogmaj katenoj k lerni pensi libere k raciece.
En kvar laborkunsidoj la kongreso apenaŭ sukcesis fintrakti la organizajn problemojn. Certe pri multo ankoraŭ estonte debatoj malfermiĝos. Sed la ĝenerala kongresa laboro devis finiĝi mardon vespere, k la restanta tempo devis esti lasata al la Frakcioj k Fakoj por ilia certe tre grava k valora aparta laboro.
Efektive merkredon matene kolektiĝis multnombraj kongresanoj por partopreni diversloke k divershore en fakaj kunvenoj kun sammetianoj aŭ sampartianoj. Tiel povis ideojn interŝanĝi la virinoj k geinstruistoj, la kooperanoj k stenografoj, la sennaciistoj k la anarkistoj, la sovetaj komunistoj k tiuj de la 3-a Internacio, la « amikoj de Popola Fronto ». Ni ĝojas pri tiu aparte grava fakeca laboro k esperas el ĝi fruktedonajn rezultojn por la proksima estonto.
Pri la debatoj en la laborkunsidoj vi legos pli detale en la venonta numero, en kiu aperos la Kongresa Protokolaro. Hodiaŭ ni nur diru, ke en la unua kunsido, la 2-an de aŭgusto, okazis la elekto de kvar kongres-prezidantoj (la K-doj Faulhaber-Amsterdamo, Sulski-Londono, Lebak-Bruselo, Hernandez-Valencio), k ke la ĝenerala sekretario de SAT prezentis tiam la komentojn k konkludojn al la Raportaro de la Plenum-Komitato, memorigante, ke SAT-ano ne nur havas rajtojn, sed ankaŭ devojn.
Fine de la unua k dum la dua kunsido okazis la debato pri la Raportoj, kiuj estis akceptitaj fine kun unuanimeco. Poste oni debatis la novan regularon pri Kongresa gvidado, k tiu debato finiĝis nur en la tria kunsido, kiam la nomita regularo estis voĉdonata punkton post punkto. En la sama kunsido ni pritraktis la proponon de K-do Sugar pri eta vortŝanĝo en la unua statutparagrafo, k post longa debato tiu ŝanĝo estis fine akceptita per 112 voĉoj kontraŭ 52.
Post fintrakto de la proponoj oni en la kvara k lasta kunsido detale pridebatis la tekston proponitan por Gvida Rezolucio k akceptis ĝin fine sen kontraŭa voĉo (Oni legu la tekston pli malsupre.)
Sekvis lastmomente, antaŭ la fermo de la kunsido, la pasieca debato pri la milito en Hispanio, kiun supre ni jam aludis, k en finparoloj la prezidanto de l’ lasta kunsido, K-do Faulhaber, povis konstati, ke « dum du tagoj oni amike diskutis », k ke oni « sciis kun bonvolo akcepti la diversajn opiniojn ».
La venontjara Kongreso okazos en Bruselo; en 1939 ni kolektiĝos en Kopenhago.
* * *
La urbestraro tre favore atentis nian kongreson k helpis al ni por grava propagando. Dank’ al ĝia sinteno ne okazis tio, kion la Organiza Komitato k la Roter-
— pàgina 2 —
62 — SENNACIULO
dama SAT-anaro antaŭtimis, nome ke nia kongreso pro enmiksiĝo en politikaj problemoj povus trafi subitan malpermeson de la registaro. Ja en la solena malferma kunvenego k poste en la lasta kongreskunsido K-do Hernandez el Valencio, ĉefredaktanto de « Popola Fronto », surpaŝis la malpermesitan terenon de la mondpolitiko. Liaj paroloj aperis la sekvantan tagon preskaŭ laŭvorte en unu grava ĉiutaga ĵurnalo, k la roterdamaj K-doj konfirmis, ke sendube K-do Hernandez delonge estus forpelita el Nederlando, se la registaro antaŭe scius pri la okazontaj diroj de la hispana K-do. Sed la ekstreme favora sinteno de la socialdemokrata urbestro certigis al K-do Hernandez la plenan parolliberon ĉe la Roterdama Kongreso de SAT. Oni konsentu, ke tio estas reala sukceso registrenda je la kredito de nia Asocio. Same kiel estas atesto pri la bonvola toleremo k disciplino de niaj membroj, ke oni tuj post la unua voko konsentis ĉesigi pasiecan, politikecan debaton…
La urbestro akceptis la kongresanaron lundon posttagmeze en la urbodomo; li regalis ĝin per kuraĝigaj paroloj favore al nia afero, per solena muziko k ankaŭ per teo, limonado k bakaĵo. K-do Faulhaber respondis nederlandlingve al la paroloj de la urbestro. La urbestraro regalis plue la kongresanaron per senpaga 1 1/2-hora ŝipveturado tra la vastegaj havenoj de Roterdamo. Ĝi ebligis al ni ankaŭ la senpagan viziton al la plej granda k plej luksa nederlanda pasaĝera ŝipego, STATENDAM, kie okazis regalado per teo. Parenteze ni diru, ke post la urbdoma akcepto aŭdiĝis komplimento al la SAT-anaj vizitantoj, per tiu konsidero ke la SAT-kongresanoj kondutis tre bone, multe pli bone ol iuj mar-oficiroj akceptitaj de la urbestro tempeton antaŭe.
Ĉirkaŭ la laborkunsidoj okazis multaj impresaj k SAT-propagandaj kunvenoj, kiuj meritas ĉiuj plej bonan mencion en la historio de la 17-a Kongreso. Jam la 31-an de julio vespere ĉ. 1.200 personoj kolektiĝis en « Doelen », la plej granda salonego de Roterdamo, por interfratiĝi esperantistece k sennaciece. Preskaŭ cento da personoj ne povis eniri la salonon pro absoluta neeblo trovi lokon por ili; kelkaj el ĉi tiuj estis pretaj pagi ĝis 2 1/2 guldenojn por enirkarto! Muziko k kantoj alternis; la sekretario de SAT memorparolis okaze de la 50-jara Jubileo de Esperanto pri la verko de d-ro Zamenhof k pri la kreinto de nia lingvo, k ankaŭ pri la unuaj pioniroj de la movado, inter ili Dreves Uiterdijk, ĉeestanta mem la kongreson k estanta ĝia honora prezidanto. Li parolis ankaŭ pri la starigo de SAT k ĝia fondinto, K-do Lanti, kiu tute [?] ne malaperis el la movado, kiel kelkaj povis supozeti, leginte pri tio ne tre klaran informon en unu n-ro de « S-ulo », sed kiu plue kore estas ligita kun SAT k nur portempe foriĝis de ni je miloj da kilometroj.
La Interfratiĝa vespero finiĝis per Amasludo verkita originale de K-do Bas Vels, « Nova Aŭroro », k brave ludita de roterdamaj Gek-doj, kiuj ellernis la parte tre malfacilajn parolĥorojn. La tiuvespera monkolekto por la hispanaj Gek-doj atingis preskaŭ 90 guldenojn.
El la Solena malferma kunveno en « Doelen » mi memore mencias ĉi-loke nur la belegan talenton de Johano Blok, kiu kantis sep kantojn esperantlingve por ni, — la honorigon al la mortintoj de nia Asocio k speciale al K-do Nathans, sekretario de la I.T.F., k la salutparolojn de granda aro da esperant- k neesperant- lingvaj reprezentantoj de organizoj, pri kiuj parolos la Protokolo.
Ankaŭ la Adiaŭa Vespero je la 4-a de aŭgusto estis plensukcesa, k la kongresa salono montriĝis tro malgranda por enteni ĉiujn alkurintajn Gek-dojn. Amuzaĵoj k seriozaĵoj alterne sinsekvis; reliefiĝis mirinde klaraj k helaj kantoj de infanoj el la 2-a sekcio de F.L.E.-Roterdamo. Aŭdante ilin, ni povis reale mezuri la progreson faritan en la paso de l’jaroj; jen rezultoj palpeblaj, instigaj k emociaj por ĉiu inter ni…
Kaj la ĵaŭda ekskurso al la marbordo k en la arbaron de Ŝeveningeno restos ankaŭ neforgesebla al tiuj, kiuj partoprenis ĝin! Dum matene la marakvo refreŝigis nin, posttagmeze ni en mezo de arbaro ĉeestis la daŭrigon de la geinstruista fakkunveno, interrompita la antaŭan tagon, kun speciala pritrakto de la esperanto-laboro inter infanoj. Ankaŭ tie okazis la lastaj alparoloj k komuna kantado.
La ĵurnalistoj sekvis kun intereso nian Kongreson, k en ĉiuj roterdamaj gazetoj, k en multaj aliaj tra la lando aperis longaj artikoloj k eĉ grandaj bildoj pri ĝi.
La Organiza Komitato, bonege preparinta la diversajn kongres-aranĝojn, staras super ĉiu laŭdo.
Ĉio estis utila en tiu ĉi kongreso, ĉio estis farita por plifaciligi la interkontaktiĝon inter la diverslandaj Gek-doj (inter kiuj eĉ partoprenantoj el landoj, el kiuj ni apenaŭ kuraĝis atendi reprezenton!). Glate k facile funkciis la interfratiĝo dank’ al la gastigado de l’ekstelandanoj ĉe roterdamaj familioj, kie la akcepto estis plej kora. La limoj disrompiĝis, ne nur laŭ poezia parolmaniero, sed en la realo, k ĉe la fino de l’grandioza kongreso unu K-do prave prononcis: Ne plu Kamaradoj nur, sed Amikoj ni estas. Eĉ pri la organizado de l’amasloĝejo en la Nenijto-halo [?] ni ne aŭdis plendojn, kvankam en la unua nokto multe pli ol la atendita nombro da gastoj plenigis la dormejon. Maljuna K-do Dupain organizis la komunvivon en la tranoktejo, helpite de kelkaj aliaj, kiuj tage k nokte deĵoris.
Unu rimarkigo trudiĝas: Tro multaj ja ĉeestis nian Deksepan nur kiel gastoj; ili ne havis la ruĝan karton de la aktivaj SAT-anoj, k dum la kunsidoj ilia loko estis sur la galerioj. Al ili iras hodiaŭ nia voko. Ili pripensu, ke ili kune kun la membroj ĝuis la aranĝojn de la kongreso, ke ili profitis el la tutmonda kunvenego, praktikante en monda skalo, inter alilandanoj, nian komunan lingvon. Sekve, ke ili ŝuldas ion al nia Asocio, ĉar sen ĝi, sen ĝia universala kongreso ili ne estus travivintaj tiujn horojn de interfratiĝo, kiujn ili travivis ĉi-aŭguste en Roterdamo. Ili montru sian dankon per sia plenkonvinka k simpatia aliĝo al SAT. Kaj venontjare ili ĉeestu en Bruselo kun la ruĝa karto de la aktiva SAT-ano en la poŝo!
N. BARTELMES.
Statistiko pri aliĝo k ĉeesto al la 17-a Kongreso
| Aliĝis: | Ĉeestis: | ||
|---|---|---|---|
| 1 | Nederlando | 649 | 620 |
| 2 | Anglio | 80 | 73 |
| 3 | Francio | 69 | 60 |
| 4 | Belgio | 12 | 10 |
| 5 | Svedio | 21 | 18 |
| 6 | Aŭstrio | 5 | 2 |
| 7 | Germanio | 9 | 9 |
| 8 | Argentinio | 3 | — |
| 9 | Danio | 2 | 2 |
| 10 | Ĉeĥoslovakio | 2 | 2 |
| 11 | Dancigo | 1 | — |
| 12 | Hungario | 1 | 1 |
| 13 | Svisio | 1 | 1 |
| 14 | Norvegio | 3 | 3 |
| 15 | Hispanio | 2 | 2 |
| 16 | Usono | 2 | — |
| 17 | Portugalio | 1 | 1 |
| 18 | Aŭstralio | 1 | 1 |
| 19 | Bulgario | 1 | 1 |
| 865 | 806 |
Gvidrezolucio
akceptita unuanime de la 17-a Kongreso
La 17-a Kongreso de SAT, okazinta en la Jubilea Jaro de la Lingvo Esperanto, de 31. julio ĝis 6. aŭgusto 1937 en Roterdamo, partoprenita de 806 Gekamaradoj el 16 landoj,
pridiskutinte k aprobinte — unuanime — post larĝa debato la raportojn prezentitajn de la Plenum-Komitato, al kiu ĝi plue konfidas la gvidadon de la Asocio,
konstatas, 1) ke:
estas nepre necese konservi al SAT ĝian ĝisnunan organizan aspekton, plej konforman al ĝia speciala karaktero de Esperanto-organizo; ĉar nur la individua aliĝo, la rekta kontakto kun la asocia centro k inter la membroj pere de letero, gazeto, kongreso k reciprokaj vizitoj, permesas la formadon de konsciaj k memstare pensantaj laboristaj esperantistoj.
Konsekvence: ĝi malakceptas la ideon de Esperantista internacio laŭ la modelo de la internacioj el malsamlingvanoj.
La Kongreso ripetas sian inviton al la ekstere starantaj laboristaj esperantistaj kamaradoj, sen konsidero al tendenco, partieco aŭ aparta politika koncepto, aliĝi al SAT, kiu depost 17 jaroj agadas senlace sur la bazo de siaj originaj principoj, iam subtenitaj de ĉiuj senescepte, k kiu dum 17 jaroj pruvis sian ekzistorajton per regula eldonado de siaj periodaĵoj k de multaj plej variaj k bonkvalitaj libroj.
La Kongreso konstatas 2), ke:
estas nepre necese konservi al SAT ĝian ĝisnunan fizionomion de Esperantista k laborist-tendenca kultur-organizo; ke, por tion atingi, la gvidantaro de SAT devas resti sur sia ĝisnuna superpartieca pozicio; SAT-anoj ne permesu malobeon al la principoj difinitaj en la Statuto kiel « Celo » de la Asocio.
Konsekvence: ĝia karaktero restas plue interhelpa, kultura, eduka, k informa, sed neniel parti-politikeca.
Eldonkvanto: 6,200 ekzempleroj
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 63
Por ŝtopi la Breĉon
- Listo
| Londonanino | £ 1.— |
| G. L. Bouchard, Genevo | sv. fr. 1.— |
| A. Roosing Sr., Zeist | gd. 1.10 |
| N. Wolve, Delft | fr. fr. 7.— |
| Lab. Esp. Klubo, Manĉestro | £ 2-2-0 |
| Du germ. K-doj | fr. fr. 74.— |
| K-ino Buis, Bussum | guld. 10.— |
| K-ino v. d. Heide, Bussum | » 2.— |
| W. Eerdmans, Rotterdam | fr. fr. 10.— |
Esperanto k Popola Fronto
La ĉi-supra artikolo estas verkita franclingve de la FET-grupo en Fabrègues por aperi en « Travailleur Espérantiste », sed la Komitato de F.E.T. rifuzis ĝian aperigon kiel « netaŭgan » kunlaboraĵon. Ĉar la evoluo de l’situacio montris la pravon de tiu ĉi artikolo, la grupo tradukis ĝin k petis pri aperigo ĝia en la kolonoj de « S-ulo ». Jen ĝi.
Iluziojn generas iuj epokoj pli ol aliaj. Tamen ni, esperantistaj laboristoj, devus pli facile eviti tiujn iluziojn. Ja, en nia senlaca propagando por esp-o, ni kolizias ne nur kun la nekompreno, sed eĉ kun la kontraŭeco, pli malpli kaŝa, de la gvidantoj de la partiaj aŭ sindikataj organizoj, kiuj celas la emancipon de l’proletaro. Oni povas aserti, ke pli gravaj estus la rezultoj de nia penado, se ni devus kontraŭbatali nur la burĝaron k ĝiajn subtenantojn. Sed tro ofte, — k neniu el ni neos tion, — nian movadon ĝenas aliaj faktoroj, ol la burĝaro, faŝista aŭ ne. Tial aserti k kredi, ke « Esperanto venkos dank’al Popola Fronto », tio estas konfuzi deziron k atingon. Ni ne konstruu tro da mirigaj projektoj, ni ne ekscese taksu la novajn eblojn, kiuj prezentiĝas al ni, k, pro tio ke popolfronta registaro mastrumas en Francio, ni ne konkludu, ke esp-o estos baldaŭ instruata en la lernejoj de la Tria Respubliko.
Restas daŭre, senŝanĝe, kiel hieraŭ, la rolo de la esperantistaj laboristoj k de FET: agadi favore al esp-o en la laboristaj k kamparanaj medioj, propagandi persiste ĉe la bazo, plifortigi la lab. esperantistan movadon. Al tiu propaganda k varbada tasko ni pleje celu, ĉar tio estas la sola penado efika en la nuna reĝimo, kiun ne povas ŝanĝi, per sia nura partopreno, kelkaj ministroj popolfrontaj.
Esperanto venkos dank’ al Popola Fronto? Oni permesu nin dubi, k oni tamen ne kredu, ke ni deziras la malvenkon! Ĉu do esp-o venkis en Sovetio, kie, almenaŭ teorie, la pozicio de l’registaro estas pli maldekstra ol en Francio?
Estus vere tro facile, se la venko de nia afero dependus nur de la konsisto de iu registaro! Cetere, la faktoj — k tiuj ĉi estas obstinaj — montras ke estas alie [?].
Necesos, ke la esperanta movado estu pli potenca ol nun — k ĉi tie ni konsideras nur la esp. laboristan movadon, ĉar la alia, la neŭtrala, interesas nin malfortete — por povi influi la nunan registaron sufiĉe por akiri ĝian aprobon k la oficialajn efektivigajn decidojn, kiujn esperas baldaŭ iuj K-doj tro naivaj.
Ni ne ellasu la tenitaĵon, por kuri post ties ombro! Ni ne foruzu nian tempon en frapado ĉe la ministraj pordoj, en starado ĉe la atendejo de la parlamentaj komisionoj, en iro k reveno inter la diversaj parlamentaj instancoj, pro la espero havi leĝan tekston pri la enkonduko de esp-o en la oficialaj programoj. Almenaŭ, se iuj K-doj insistas por la provo de tia klopodo, ni nenion faru, kio riskus malutili al la multe pli grava, pli fruktodona laborplano de la Federacio.
Ni opinias, ke tempo k kopodoj de niaj aktivuloj estos pli fekunde aplikataj je la fondo de novaj kursoj, en la kreo de novaj grupoj, en aranĝo de festoj k ekspozicioj, en diskonigado de la argumentoj konvinkontaj proletojn pri la tuja utilo de esperanto, socia faktoro, — jes, en tio pli fekunde aplikataj ol en provo varbi tiun aŭ alian deputiton aŭ senatanon.
Kaj precipe, oni ne tedu nin pro la « maldekstraj neŭtraluloj » de UEA! Ni fosu mem nian sulkon, k ni ne tro atendu el la helpo de la najbaroj. Ni ne estus esperantistoj, se ni ne fidus al la pravo de nia afero. Konvinkitaj ni estas, ke esperanto triumfos, sed ankaŭ ke tio okazos verŝajne nur en nova socio, dank’al la solaj klopodoj de la esperantistaj laboristoj, al ilia senĉesa batalo kontraŭ la antaŭjuĝoj, kontraŭ la rutino, kontraŭ la eraraj ideoj, kontraŭ ĉiaspecaj iliaj kontraŭuloj, jes nur dank’ al ilia obstina pacienco, precipe dank’ al malaprobo de putra reĝimo, kiu stultigas k skismigas la laboristan klason, pro neceso k pro naturo.
El niaj leteroj
…La indigno de kelkaj K-doj pri la lastaj okazintaĵoj en Sovetio vere mirigas min. Tiom longe, kiom nur anarkistoj, socialistoj aŭ herezuloj estis mortpafitaj k malliberigitaj, tiom longe tiuj K-doj ne emis protesti. Sed kiam unu marŝalo k sep generaloj estas murditaj, tiam elmontriĝas ilia indigno. Strange! anstataŭ indigni, mi, por la unua fojo, eksentis iom da simpatio por Stalin ĉe la ekscio, ke li elmondigis tiajn militistojn, kiujn antaŭe li ordenis ktp. « Niaj kugloj estas por niaj propraj generaloj » diras la « Internacio ». Eble Stalin refariĝis internaciisto!…
ITAUSA.
Tra la Esperanta Gazetaro
Novaĵoj el Malproksima Oriento
Malofte ni parolas ĉi tie pri ekstrem-orientaj revuoj (depost malapero de la Oomoto-revuo), ĉar kutime la tie aperantaj gazetoj servas al la propagando k sekve entenas skribaĵojn en por ni ne deĉifrebla lingvo. Sed hodiaŭ ni havas en manoj la junian n-on de pure esp-lingva gazeto « Tempo », eldonata en Kioto (Japanio) (1). En ĝi ni trovas artikolon pri K-do Lanti, prezentitan de la redakcio sub titolo « Elreviĝinto, senhejmiĝinto serĉas… » Estas resumata la tuta agado de K-do Lanti por esp-o ekde la fondo de SAT ĝis hodiaŭ, lia eksiĝo el la prezidanteco de SAT post la 13-a Kongreso (1933), sekve de la plej nekredeblaj kalumnioj fare de l’bolŝevistoj kontraŭ li, la eldono de « Herezulo » k poste la forvojaĝo [?] orienten, al Tokio, kie « la T. samideanoj ial forkuris de li ». Estus tre interese ekscii kial. En kelkaj grupoj tra la mondo nia K-do trafas malbonan akcepton pro tio, ke li fariĝis « kontraŭrevoluciulo » ktp. en la okuloj de blindaj fanatikuloj. Ni ne povas supozi, ke estas pro la sama motivo, ke neŭtralaj esp-istoj el Tokio forkuras de Lanti, kvazaŭ li estus pestulo. Jes ja, tiu « ial » vekas ĉe ni nedireblajn konjektojn…
Sekvoj de la skismo en la neŭtrala movado
En « Esperanto » de junio oni povas legi, ke la Federacio Esperantista de l’Centra Montaro (en Francio), grupiganta aron da departementaj societoj, decidis ne aliĝi al I.E.L. k sekve eksiĝi el la franca filio de I.E.L., nome S.F.P.E. Ĝi invitas siajn membrojn individue aliĝi al U.E.A. Ĝi aprobas speciale en sia rezolucio, ke U.E.A. post malfeliĉa eksperimento dum 1934-35 forlasis la organizan principon de l’naciaj federacioj k revenis al la principo akcepti nur individuajn membrojn. La decido estis alprenita unuanime per 142 voĉoj. Ni notas kun intereso tiun decidon kiel simptomon pri la ekkono, ankaŭ ĉe la neŭtralaj esp-istoj, ke esperantistoj devas organizi sin ne imite al internaciaj asocioj el malsamlingvanoj, t.e. internaciece, sed kiel samlingvanoj — laŭ la sennacieca principo.
La informoj de C.N.T. aperas de nun presite
Ni gratulas niajn anarkistajn K-dojn el Barcelono, kiuj sukcesis aperigi presite jam sian Informbultenon en esperanta lingvo. Malgraŭ ke ili laŭ lingva vidpunkto devus ankoraŭ multe pliperfektiĝi — la stilo estas tre malfacila — ili plenumas bonan taskon per tiu ĉi konstanta eldonado de interesoplenaj informoj pri la milita k la interna situacio iberia (2).
(1) Depost 4 jaroj aperis 30 n-oj. (2) Ĝia dua presita n-ro estis vendata antaŭ la kongresejo en Roterdamo, k samtempe la 19-a n-ro de « Popola Fronto » el Valencio.
Propaganda kroniko
Fine de julio okazis en Parizo Internacia Kongreso por Popola Edukado. En unu sekcio oni okupis sin la 25-an de julio pri Esperanto k Popola Edukado. Tiun specialan kunvenon partoprenis ĉ. 80 geinstruistoj. Parolis K-do Pâris por F.E.T., K-dino Dedieu por G.E.E., K-ino Glodo esp-lingve por S.A.T.; ankaŭ intervenis K-do el norda Francio. Fine parolis s-ro Bobin, esp. instruisto ĉe la Sorbon-universitato. Franc-, german- k anglalingva tradukoj de la parolado de K-dino Glodo estis distribuitaj por la neesp-istaj ĉeestantoj.
* * *
La unuan fojon okazis en Lens (Francio) Komerca Foiro (en junio). La esp. fakon instalis la FET-grupo. La 20-an de junio okazis strata manifestacio sub patronado de l’ministro Lebas; la esp. laboristoj partoprenis tre multnombre (eĉ el Lilo alvenis 20 Gek-doj), kun kvin standardoj. Oni vendis multajn ekzemplerojn de l’propaganda gazeto, disdonis flugfoliojn en tre granda nombro k vendis esp-aĵojn por pli ol 1.200 fr.fr. Por la kursoj anoncis sin 30 personoj. La grupo Salomino traveturis la tutan regionon per aŭto propagandante dum du lundoj. La 4. julio okazis balo kun ĉ. 300 personoj. (K.M.)
* * *
KANDID, la konata verko de Volter (Voltaire), tradukita de K-do Lanti tiel perfekte en la esperantan lingvon, nun aperis japanlingve por la unua fojo; instigilo por tiu traduko estis la esperanta eldono! Ĉi-lasta nun estas elĉerpita; restas ĉe SAT nur malgranda stoko da iom difektitaj ekzempleroj (temas pri nur eksteraj difektoj pro malseka kelo, en kiu antaŭe deponiĝis la libroj, ne pri prespaĝaj difektoj!), kiujn ni disvendas je rabata prezo de 6.50 fr. fr. afrankite!). Tiu ĉi fama verko estas skribita tute en la ironia stilo, kiun ne kapablis kompreni « denskapuloj » esperantistaj en la tuta mondo, kiam tiaspeca artikolo aperis en « S-ulo » (komp. la rubrikon « Diskutejo » ĉi-numere!).
— pàgina 4 —
64 — SENNACIULO
DISKUTEJO
Same kiel kelkaj aliaj legantoj (vidu sub « Nia poŝto » en n-o 454) ankaŭ K-do 17.738 (el Terorio) miskomprenis la artikolon « Vivu la Neŭtralismo! » en la maja « S-ulo ». Tamen estas iuj pozitivaj partoj en lia respond-artikolo, kiujn ni publikigas ĉi-sekve, precipe ja pro tio, ke ili venas el tiu angulo de la mondo, kiun ni ne volas nomi, por ne endanĝerigi nian kunlaboranton. Post ekkono pri sia miskompreno li certe ne insistos plu pri aperigo ankaŭ de la linioj kaŭzitaj sekve de tiu eraro… Ni salutas lin trans la cenzurlimojn, esperante ke la gazeto bone trafos lin. — Red.
Pro konataj circonstancoj prokraste nin trafas niaj gazetoj. Spite malfruan kritikon, necesas komenti la nebulan stilon de la verkinto, kiu aperigis frontpaĝan artikolon en n-o 453. Ĝi vekis mian malkonsenton ne pro la celo, sed pro la formo. Konatigi al ĉiuj SAT-anoj la opinion de SAT-ano el la plej okcidenta parto de Eŭropo, kie regas teroro de klerikala faŝismo, estas mia deziro.
La krio « For la neŭtralismon » trafas nur la burĝan movadon k celas kapti el ĝi la proletojn. Lanti samtempe kriis: For la burĝeca, vivu la proleta neŭtralismo. Vivanta ekzemplo de lia prediko k agado estas SAT. Sub la standardo de nia organizo vivas kamaradece egal-rajtaj proletoj el ĉiuj tendencoj. «For la neŭtralismon» restas taŭga al la sinteno de l’tutmonda proletaro por fine renversi la burĝan socion.
Certe ni povas logi la etburĝojn elmontrante, ke iliaj interesoj estas pli proksimaj al la proletaro ol al la kapitalistaro, sed ni devas cedi nenion, ĉar niaj principoj estas bazitaj sur la justo, libero k ĉiuj homaj aspiroj. Do, ni logu la etburĝojn, ni ĉesigu la disputojn inter ni, sed ni restu proletoj.
La revolucia spirito ardis en 1922, ardas en 1937 k ardos en la estonto, dum la maljusto regos. La akraj kritikoj de Lenin estas ankoraŭ trafaj, eĉ pli trafaj nun, ĉar la Ligo de Nacioj daŭrigas la subterajn aranĝojn. Ĝi estas pli k pli la karakteriza «kaverno el kapitalistaj banditoj».
Litvinov reliefiĝas pro artaj ludoj sur la scenejo de la Ligo. Li estas marioneto el la plej konataj. Eble li laboras sincere en la malpura kadro de la Ligo. Tamen li interrilatas tro amike kun la aliaj. Tiel la universale konata proverbo: « Diru al mi, kun kiu vi rilatas, k mi diros al vi, kiu vi estas », ĝuste povas aplikiĝi al K-do Litvinov.
Jes, multo aliiĝis en la mondo. Ĉie ekestas faŝismoj, ruĝa, bruna, nigra, blanka, el ĉiuj koloroj. Tia konstato streĉas niajn klopodojn, forgesigas niajn malgrandajn kverelojn, sed ne-
[REKLAMO p.4] 20-paĝa kajero de Sennacieca Revuo aperos ĉe la fino de tiu ĉi monato kun abunda enhavo. Vi legos en ĝi i.a. gravan dokumentaron pri la okazintaĵoj en Barcelono el majo 1937 kun multaj detaloj. La kajero estas havebla ĉe SAT kontraŭ pago de 3.50 fr. fr. aŭ 2 resp. kuponoj.
[REKLAMO p.4] Baldaŭ estos ekspedata al pagintaj antaŭmendintoj la broŝuro de P. Neergaard SCIENCO K PSEUDOSCIENCO PRI HEREDO K RASO. Tri interesaj temoj en unu volumeto de 56 paĝoj: La fundamentaj leĝoj de heredado. — La heredado ĉe la homo. — Rasoscienco k rasismo. Tre aktuala broŝuro! Form. 11 × 16. Ne-antaŭmendintoj pagu al SAT la prezon de 6.50 fr. fr. (afrank.)
Kiel mi forlasis la cigaredfumadon
Mi ne estas riĉulo k la cigaredfumado elspezigis al mi miajn tutlastajn monrezervojn. Ne necesas diri al vi, ke ankaŭ tiu pereiga kutimo estis okazo de ofta kverelado inter mi k mia bona edzino, kiu ne povis pardoni al mi la senutilan elspezon.
— Eĉ se nur vi elspezadus vian monon por ia utila afero aŭ bezono, mi ja komprenus, sed… Ho! mi plu neniam kisos vin, ĉar via malbonodora buŝo tedas min.
Mi konsentis, ke ŝiaj riproĉoj estas pravaj. Sed mia fumadkutimo estis pli forta ol ia bona volo k decido, k spite miajn multajn promesojn mi ne sukcesis forlasi tiun tabakfumadon.
Tamen, mi ne plu fumas! Nun pli ol unu jaro pasis, de kiam mi forfumis mian lastan cigaredon. Kiel? vi demandas al mi. Ho! plej simple en la mondo: mi tion ŝuldas al… esperanto.
Vi ne tro rapidu ekkoni tiun enigmon. Kun iom da pacienco k dum kelkaj minutoj da saĝa atento vi tion ekscios. Nun tio ŝajnas al mi ridinda afero: tamen al ĝi mi multe ŝuldas — ne nur la fumadforlason.
Do, antaŭ du jaroj proksimume mi eksciis pri la ekzisto de esperanto, k mi ekdeziris lerni tiun mirindan lingvon, kiu per sia mistera potenco faligas barojn dividantajn la popolojn, kreas universalan interfratiĝon trans la nacilimoj, dissemas inter la popoloj la ideon pri paco k homamo, k, mi devas modeste aldoni… kiu instruas forlasi la fumadon de danĝera tabako. Mia deziro ekposedi tiun mirindan ilon de interkompreniĝo estis tiel granda, ke mi tuj aĉetis lernolibron k kun arda fervoro eklernis esperanton.
Mi rapide ellernis ĝin ĝis la kapablo korespondi kun alilandanoj. Kaj tio okazis nur tri monatojn poste. Tuj kiam mi certiĝis, ke mi sentime povas honori per klara skribaĵo miajn estontajn eksterlandajn amikojn, mi aperigis en Sennaciulo anonceton petantan korespondadon. Kelkajn tagojn poste, reveninte hejmen el mia oficejo, mia edzino portis al mi duondekon da leteroj k poŝtkartoj el pluraj landoj. Pro ega ĝojo mi ĉirkaŭbrakis mian edzinon k eĉ provis kisi ŝin, ĉar mi devas konfesi ke mi timis ne ricevi respondojn al mia anoncpropono. Mi devas, kun bedaŭro, ankoraŭfoje diri, ke ŝi forpuŝis min ĉar ŝi trovis, ke mia buŝo tro malbonodoras pro tabaka trouzo.
Kompreneble, mi tuj al ĉiuj miaj unuaj korespondantoj longe respondis. Mi konstatis, ke miaj unuaj korespondoprovoj bonege sukcesis, k antaŭ miaj okuloj ekstaris ĝojaj, lulaj horizontoj de ĉarma amikiĝo, de frata interkompreno. Mia koro glore kantadis. Fiere mi montris la karajn leterojn al miaj oficejaj amikoj, al ili klarigante la taŭgecon de esperanto.
Kiel arda amanto mi portis tiujn leterojn en mia poŝo k ĉiuokaze mi ilin legadis. La flekseblo k simplo de la lingvo precipe ĉarmis min. Kaj ĉiumomente en mia cerbo naskiĝadis estontaj miaj emociaj skribekzercoj. Sed… sekvantajn tagojn mi ricevis ankoraŭ pli grandan kvanton da leteroj el diversaj landoj. Ankaŭ kun treega ĝojo, mi al ĉiu letero zorge respondis.
Post kelkaj tagoj la poŝto alportis leterojn, ĉi-foje el plej malproksimaj landoj de l’terglobo, al kiuj ankaŭ mi tute akurate respondis. Poste venis la unuaj afablaj respondoj al miaj skriboj. Ĉio tio plenigis mian koron per feliĉo k emocio. La universo malfermiĝis antaŭ mi, donante al mi la eblon ĝin rekte ekkoni, k havigante al mi amikojn en siaj plej diversaj anguloj.
Sed — vi ja bone scias, ke sen tiu « antikva » « sed » neniu historio eblas. Ĝi ĉiam kiel terura fantomo stariĝas antaŭ ni dum plej arda, plej interesoplena momento, barante al ni la vojon al feliĉiga celo. Same miaokaze. Antaŭ la fino de l’monato mi iom tro elspezis pro la letersendoj, k en mia buĝeto iĝis trueto, kiu malheligis mian bluan, radiantan ĉielon. Dum la du lastaj tagoj de l’monato ne plu restis sumeto en mia monujo, ĉar anstataŭ cigaredojn mi devis aĉeti poŝtmarkojn por miaj leteroj. Dum du tagoj, vole-nevole, mi ĉesis fumi, ĉar mia deziro ekspedi la leterojn estis tro granda k mi ne volis prokrasti respondojn al miaj… korespondantinoj (estis du plej ravaj skribintinoj el la mondo).
Dum ankoraŭ kelkaj tagoj novaj leteroj atingis min en kreskanta nombro. Kaj denove mi devis aĉeti poŝtmarkojn per mia tabak-monrezervo. Tio ripetiĝis pli k pli ofte, ĝis iun tagon mia tabakvendisto moke demandis min:
— Ĉu vi nun anstataŭ cigaredojn fumas poŝtmarkojn? Aliparte, mia edzino iĝis por mi tre ĝentila k pli k pli sentis emon min kisi, ĉar… mia buŝo ne plu malbonodoris.
Finfine, mi devas konfesi, mi pli k pli ŝatis la plezurigan korespondadon k pli k pli malmulte fumis, ĝis decide mi povis forlasi por ĉiam mian malbonan fumkutimon. Samtempe kun la ne-plu-fumado la kisoj de mia edzino iĝis por mi vera ĝuo. Ŝi volonte aŭskultis la tradukon de leteroj de miaj tutmondaj geamikoj. Ŝi eĉ plurfoje delikate proponis al mi helpon el sia monujo, kiam miaj elspezoj estis troaj por leterafranko.
Kaj, antaŭ kelkaj tagoj, karese kisante min ŝi subite flustris al mia orelo:
— Diru, edzeto mia, ĉu vi volas ke ankaŭ mi eklernu esperanton?
Vi do vidas, ke dank’al esperanto mi forlasis la fumadon, pligrandigis miajn sciojn, akiris sur la tuta terglobo bravajn amikojn, rekaptis la ŝaton de mia kunulino k pligrandigis Esperantion je du anoj.
W. KIPPER.
— pàgina 5 —
SENNACIULO 65
niam la proletaro fariĝas burĝema. Estas fakto, ke Sovetio estis malamata k nuntempe rilatas amike kun pluraj kapitalistaj ŝtatoj. Sed atentu k pripensu la fakton : burĝaj k socialistaj ŝtatoj estas antagonistaj. Tiuj ŝtatoj restas burĝaj… la konkludoj estas facilaj.
Ĉu la gvidantoj ĝis Lenin, kiu fulmotondris kontraŭ patriotismo, estis stultuloj? La patriotismo baras la vojon al socialismo. Ĝi estas idealo esence burĝa. Dum ekzistos patrioj, neniam la homoj rilatos pace. Komunistoj k socialistoj partoprenu en la unuec-fronta agado, sed tio ne necesigas, ke ili fariĝu patriotoj. Kiu fariĝas pli patrioto ol la patriotoj, tiu ne plu estas socialisto.
La situacio nun estas tre grava, sed nia sinteno estu la sama kiel en antaŭaj epokoj. En unu flanko proletaro, en kontraŭa flanko burĝaro. Inter la burĝoj ekzistas frakcioj pli danĝeraj ol la aliaj. Tiuj frakcioj estas ankaŭ malamikaj al iu parto el la burĝaro. Antaŭ la komuna danĝero proletoj povas fari aliancojn kun tia burĝaro, por rezisti k fine venki la malamikon. SAT marŝu inter la proletaj vicoj kun alten levita standardo. Ne necesas, ke nia flago paliĝu eĉ nur al rozkoloro. Ĝi batalu flanko ĉe flanko kun iu ajn el la aliancemaj standardoj…
… Kiu diras, ke komunismo akordiĝas kun restariĝo de rangoj, ignoras ĝian bazajn principojn. Eĉ la burĝoj rekonis la trilogion : Egalo, Libero k Frateco. La ortodoksaj katolikoj ne asertas esti pli saĝaj ol la papo, sed ili pensas, ke fakte ili estas. Ni revoluciuloj ne ĉiuj estas ortodoksaj, tamen ni ĉiuj povas esti pli komprenpovaj k kleraj ol Stalin k li, mizera vermo regita per la grandiozaj fortoj el la naturo, nenion povas fari por ke ĉi tio ne okazu. Per ĉiu mia forto mi krias : For la dogmoj, for la flatulistoj k for la burĝeca neŭtralismo.
Mi kredas, ke IPE-anoj estas tiel bonaj batalantoj por la rekuniĝo kiel la SAT-anoj. Necesas tamen ke SAT portu sian standardon, IPE la sian. La K-doj sekvu unu aŭ la alian laŭ respektivaj temperamentoj k instruoj. Ambaŭ flagoj flirtu sub la suno k batalu ĝis la renversiĝo de la kapitalismo.
SAT-ano 17.738.
SAT-Korespondoficejo
K-do J. LENORMAND, Rue Jules-Ferry, VITRY-aux-LOGES (Loiret), Francio.
Al tiu K-do ĉiu laborista esperantist(in)o deziranta korespondi kun alilanda K-d(in)o bonvolu sendi :
du respond-kuponojn ;
la sekvantan slipon (aŭ skribaĵon aranĝitan laŭ la sama modelo, por faciligi la laboron de l’Peranto !), kiun oni plenigu :
Slipo N° ……
SAT-KORESPONDOFICEJO
Nomo ………….. Antaŭnomo …………..
Aĝo ………….. Metio …………..
Adreso …………..
deziras korespondadi kun …… ĝis …… jara Kamarado aŭ Kamaradino (forstreku la senutilan) kies metio estas, laŭeble ………….. aŭ …………..
…………..
(Bonvolu indiku ankaŭ, ĉu vi estas membro de SAT ? Ĉu abonanto al « Senn. Revuo » ?)
Amikoj de Sovetio ! K-do A. Sidorov, Sredne-Smolenskaja ul. 28, Voroneĵ, jam nun atendas salutlet. okaze de 20-j. datreveno de Oktobra revolucio por ruslingva gazetaro ; eĉ anonimaj leteroj estas dezirindaj.
NEKROLOGO
La 6-an de julio sin mortigis
K-dino MARGARETA ASPES
en Suda Francio. Ŝi dum longaj jaroj estis membro de la Parizo FEO-grupo k SAT-rondo, en kiu ŝi tre aktive kunlaboris, precipe ankaŭ per preparo de kantado k teatraĵo por la 15-a Kongreso de SAT. Ŝi estis ankaŭ aktiva en la kontraŭmilitisma movado.
Kiuj konis ŝin, tiuj neniam forgesos ŝin.
* * *
La 28-an de julio perdis sian vivon en aviada katastrofo apud Bruselo
K-do N. NATHANS
sekretario de la Transportlaborista Internacio (I.T.F.) en aĝo de 54 jaroj. En 1924 li ĉeestis la SAT-kongreson en Bruselo, kiu tiom impresis lin ke li decidis eklerni esperanton k utiligi ĝin en la laboroj de sia Internacio. Sur respondeca sia posteno li multfoje propagandis por nia afero k li postvivos en la historio de nia movado kiel tiu kuraĝa sindikata gvidanto, kiu ne nur parole aprobis esp-on, sed per aktiva kunagado k aplikado. En la ITF-bulteno aperis en oktobro 1924 tiuj liaj paroloj : « Preparu vin al la internacia batalo, pligrandigante viajn konojn pri la socia situacio, laborante senĉese por via organizo, sed ankaŭ lernante la internacian lingvon, esperanto… »
RECENZEJO
Duope ricevitajn librojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Vilem Werner : Homoj sur flosglacio. Tradukis k eldonis Moraviaj Esp. Pioniroj, Olomouc. 1937. Formato 14,5 × 21 cm. 111 paĝoj. Prezo: 12 kĉ.
La Moraviaj Esp. Pioniroj prezentas al ni triaktan komedion de moderna ĉeĥoslovaka aŭtoro. Verdire ĝi estas familia epizodo aŭ dramo pli ol komedio, k ĝi memorigis min pri la familiaj konfliktoj de l’Ibsenaj dramoj. Burĝa familio, en kiu konfliktiĝas la opinioj de l’patro, tre konvenciaj k tradiciaj, kun tiuj de l’plenkreskaj infanoj, modernuloj. La karakteroj de l’agantaj personoj estas tre bone skizitaj. La infanoj ĉiuj sukcesas pli malpli brile en la vivo, tamen la patro vidas ilin kvazaŭ « homojn sur flosglacio », drivantajn sen certo k sen konvinko. La lingvaĵo estas bona, la stilo facila.
N. B.
La Juna Vivo (Internacia Kantaro). Eld. « La Juna Vivo », West-Graftdijk (Nederl.), 64 pĝ., form. 12×15 cm. Prezo : 0,35 guld. (4.— fr.fr.)
En la Kantaro ni trovas facilajn, logajn kantetojn, kiuj plejparte aperis jam sur la paĝoj de la gazeto « La Juna Vivo » ; kun la kantoj troviĝas la muziknotoj. La plimulto el la kantoj rilatas naturon k amon. Ni rekomendas la libreton al la atento de komencantoj k progresintoj.
The British Esperantist (Ora Numero), 1887-1937. Speciala numero por la Jubileo de Esperanto. 48 pĝ. Ora kovrilo. Prezo: 3 resp. kuponoj (142 High Holborn, London W. C. 1).
Vizitu Ĉeĥoslovakion ! Gvidlibreto kun belaj fotogravuroj, eldonita de la Ministerio de komerco (turisma sekcio), Praha I.
Aŭstrio. Nova gvidlibro k nova faldprospekto (ambaŭ plurkoloraj) en esp-o. La libro enhavas interalie kartoskizon kun la fervojaj linioj. Eldonita de l’Federacia Ministerio por Komerco k Trafiko. Adr.: Österreich. Verkehrswerbung, Nibelungeng. 4, Wien 1.
Internacia Ekspozicio de Parizo. Faldfolio en esp-o havebla ĉe S.F.P.E., 34, rue de Chabrol, Paris (10), kontraŭ 1 resp. kupono.
Internacia Foiro, Marseille. Mediteranea merkato. Dum la dua semajno de septembro. Faldfolio k glumarkoj. en esp-o. Adr.: 7, Quai des Belges, Marseille.
Pro poŝtoteknikaj k. a. konsideroj oni neniam adresu leterojn ktp. ekstere (sur la koverto) per la nomo de la Redaktoro. Oni adresu simple: SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20 (Terorlandanoj rajtas tamen indiki la nomon L. BANNIER, anstataŭ SAT.)
MEMORNOTO
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 10., 17., 24. 6., 1., 8., 15., 22., 29. 7.; Claridad, B. Aires, n. 311; Tipograf. Bulteno, Paris, majo-jun. ; Matensuna Ĵurnalo, Osaka (portreto k biografio de K-do Lanti) ; Syndicats, Paris, 8-7., La Voix Libertaire, 17-7; Le Populaire, Paris, 26-7.
PRI LA KONGRESO ENPRESIS : Syndicats, Paris, 2.7; La Révolution Prolétarienne, Paris, 10. 7; Vorwaarts, Vooruit, Roterdamo/Hago, ĉiutage dum la kongreso (kun ilustroj).
Korespondado
Simpla trilinia anonceto kostas 5.— fr.fr.
AŬSTRIO
15-jara studento dez. kor. kun junul(in)o pri astronomio (mi estas kontraŭulo de Kopernika doktrino), medicino, ekonomio (kaŭzoj de senlaboreco, mizero k milito), religio k. a. temoj. Weber Leop., Siebenbrunneng. 71, 11/26, Wien V.
NEDERLANDO
Ĉiuj, kiuj faris fotojn dum la 17-a SAT-kongreso, bonv. sendi al mi foton por fari memoralbumon. Mi respondos ĉiujn. K-do Tiele J., Ackersdijkstr. 78 a, Rotterdam. N.
NORVEGIO
31-jara minejlaboristo dez. kor. kun 20-30-jara K-ino. Nepra kondiĉo : liberpensulo k kom. aŭ socialisto. Adr. : Magne Rennemo, Malm ap. Steinkjer.
K-do Reidar Lindström ; Elvegaten 17, Halden, dez. interŝ. PM. kel. [?]
SAT-RONDO ROTTERDAM! Vendr., 3. IX., je la 20-a h. kunv. en gr. salono de St. Laurentius (Nieuwe Haven 133 a), kun raporto de O.K.K., vintra programo, mono por Hisp. ktp. (A. M. Riswick).
La Londona Lab. Esperanto-Klubo organizas gravan ekspozicion k serion da lekcioj dum la semajnfino de la 2-a ĝis la 3-a de oktobro. La ekspozicio enhavos tre interesan historian materialon, kiu estas videbla por la lasta fojo en Anglio antaŭ forsendiĝo al la Viena Muzeo. Sabaton, la 2-an, je la 3-a posttagmeze : Konferenco de delegitoj de labortendencaj organizoj. Je la 7.30 : Lekcio de K-do Bartelmes pri « Historio de la Esperanto-Literaturo ». Dimanĉon, la 3-an, je la 11-a antaŭtagmeze : K-do Bartelmes lekcios pri : « Laboristaj tendencoj en la Esperanto-Literaturo ». Je la 2.30 posttagmeze : Paŭl Blaise pri : « La historio de la Esperanto-Movado ». — Ĉe « The Art Workers » Guild, 6 Queens Square, Southampton Row, Londono.
— pàgina 6 —
66 SENNACIULO
Raporto pri amasloĝejo en la Nenijto-halo
(dum la Roterdama Kongreso)
La ordigado de l’grandega roterdama halo komenciĝis merkredon, la 28-an de julio. Pro la amplekso de l’halo ni bezonis uzi nur la podion, sur kiu ni povis aranĝi apartajn dormlokojn por virinoj k viroj ; restis krome loko en la mezo por starigi tri grandajn tablojn k ok benkegojn kvinmetrajn, plus unu granda tablo aparte lokita por disdonado de bulkoj k teo. Ĉar ĉiuj gastoj ricevis po tri bulkoj k taso da teo tute senpage de la O.K.K. De dimanĉo ĝis ĵaŭdo ili ricevis nur bulkojn senpage, sed povis ĉiutage aĉeti tason da teo aŭ kafo por 3 cendoj.
Dank’al miaj helpantoj mi sukcesis tiel, ke la halo estis malfermita la tutan tagon k nokton, k ĉiam ĉeestis minimume unu dejoranto. Regis inter gastoj k dejorantoj daŭre frateca atmosfero, tiel ke ŝajnis esti unu intima familia rondo ; speciale tio okazis dimanĉon, kiam post la matenmanĝo multaj gastoj pasigis longan tempon, trakantante preskaŭ la tutan kantlibreton.
Por ĉio atingita mi unue sentas min devigata esprimi koran dankon al ĉiuj gastoj, kies konduto estis tiel vere frateca, ke ili preskaŭ ŝajnis obeemaj infanoj de l’dejoranto. Sammaniere mi dankas miajn helpintojn pro iliaj bone plenumitaj dejoroj, speciale tiujn, kiuj plenumis la plej multajn taskojn, nome jenaj K-doj (post la nomo sekvas la nombro de l’plenumitaj taskoj) : Ran (6), J. G. de Jong (6), C. de Jong (5), Hartog (2), Luchtenburg (1), Langerak (1), Onderdijk (1). Ĉiu tasko daŭris minimime ses horojn. Ankaŭ koran dankon al tiuj, kiuj helpis ordigi la halon. Mi esperas, ke, malgraŭ ke ĝi estis tre brila kongreso, ĉi tiu kongreso estos superita ankoraŭ de multaj okazontaj kongresoj. Bruselanoj, faru do vian eblon !
J. V. DUPAIN (19638).
Geedziĝos la 9-an de septembro FRANS B. E. ten HAGEN kaj JEANNETTE WEERMAN Anticipe dankas pro viaj bondeziroj. AMSTERDAMO W. Nova adreso : Nepveusstr. 33, II.
Por ferioj skribu al « International Friendship League » (Internacia Amikeca Ligo), 13 Tavistock [?] Square, London W. C. 1.
El minista regiono Pas-de-Calais pli ol 100 novaj esp-istoj deziras korespondi kun alilandaj ministoj k interŝanĝi esp. ekspoziciaĵojn. Adreso : Karlo Mavriĉ, 17, Av. du 4 Septembre, LENS (P. de C.), Francio.
Letero al Han Riner
Niaj legantoj certe legos kun intereso jenan leteron, kiun bonvolis komuniki al ni la eminenta filozofo-verkisto Han Riner. Li estis demandinta al K-do E. Lanti, kiu jam de sep monatoj estas en Japanio, pri budaista sekto, pri la japana menso ktp. Per la ĉi suba respondo la legantoj ne nur konatiĝos kun la rimarkoj de oberservokapabla homo, sed plie liaj amikoj certe havos plezuron ekscii pri lia vivo en lando tiom maproksima de Eŭropo. Ili ankaŭ rimarkos kiel ni, ke ĝenerale la neŭtralaj esperantistoj japanaj ne brilas per sia kuraĝo… — Red.
Jamaŝiro-maĉi, 25.V.37.
Kara Majstro k Amiko,
Mi gratulas al mi, ke mia karto atingis vin, malgraŭ la malprecizo de la adreso, kiun mi skribis, k ĉefe, ke ĝi naskis ĉe vi la deziron ĝin respondi per kora parolo. Sed vi starigis al mi nefacile respondeblajn demandojn k pro tio semajnon post semajno mi prokrastis por diri kion mi scias pri la sekto Zen k kion mi pensas pri la japana animo.
Unue mi devas diri, ke dum mia ĉeesto en Tokio mi ne havis bonan oportunon por akiri kelkajn ideojn ĝustajn pri la japana vivo. Mi kredis antaŭe, ke mi povus partopreni ĉi tie la esperantistan movadon k per tio esti en ĉiutaga kontakto kun samlingvanoj. Tiel estis dum la unuaj tagoj post mia alveno. Sed sekve de vizito de kvin policistoj kun du interpretistoj, kiuj demandadis min dum pli ol du horoj, mi estis informata, ke mia ĉeesto en Japanio estos tolerata nur kondiĉe, ke mi ne rilatu kun la eks-membroj de SAT, nek kun iu ajn japano, kiu estas suspektata pro revoluciecaj ideoj. Verdire, mi antaŭvidis tian situacion, sed mi ne supozis, ke la fakto esti mem suspektata k rigore observata havus kiel rezulton forteni de mi ĉiujn esperantistojn, eĉ la plej ortodoksajn je politika vidpunkto. Tiel tamen estas jam de preskaŭ ses monatoj.
Post kelkaj semajnoj de kompleta izoliteco, la hazardo favoris ke mi ekkonatiĝu en biertrinkejo kun artpentristo, kiu loĝis dum pluraj monatoj en Francio. Dum mia restado en Tokio, t. e. ĝis la fino de aprilo, li estis la sola persono, kun kiu mi havis la oportunon interparoli po unu aŭ du fojoj semajne.
Mi kredas, ke iam mi diris al vi, ke esperanto fariĝis al mi pli facile uzebla ol mia gepatra lingvo. Tio estas ankoraŭ vera. Tamen mi volas fari al vi konfeson. La fakto, ke mi estis apartigita de la esperanta medio k estis devigata uzi la francan lingvon por konversacii kun tiu japano, kaŭzis ke mi, por tiel diri, estis perdinta mian lastan iluzion. Mi sentis dubon pri la neceso de la movado, al kiu mi dediĉis preskaŭ dudek jarojn el mia vivo. Nu ! hodiaŭ mi riproĉas min pro la malforto de mia kredo. La eksperimento, kiun mi havis la okazon fari dum kvar monatoj kun japano, kiu flatas al si per tio, ke li legis la tutan verkaron de Anatol Frans, konvinkis min, ke en realo li neniam komprenis tiun aŭtoron k ke ofte li eĉ ne komprenis min mem. Kaj tiel post plurjara studado ĉe la Imperia Universitato el Tokio k plurmonata restado en Francio ! Necesas vere esti kvazaŭ maĉinta la samajn vortojn dum pluraj jaroj k lerninta ilian signifon en la samaj vortaroj, por ke reala interkompreniĝo estu ebla. Por scipovi lingvon, necesas esti kapabla eldiri per ĝi spontane siajn ĝojojn, dolorojn, kolerojn, malbenojn — k siajn revojn. Necesas pensi rekte en tiu lingvo k ne unue en sia gepatra. Per kelkaj jaroj da praktikado esperanto ebligas tion.
Alia eksperimento plifortigis mian konvinkon, ke neniu nacia lingvo povas konvene solvi la problemon pri ĉiesa interkompreniĝo. Praktike la angla lingvo estas en Japanio — k en aliaj lokoj — la internacia interkomprenilo. Aperas en Tokio tri ĉiutagaj ĵurnaloj anglalingvaj. En la hoteloj k restoracioj iom gravaj en la grandaj magazenoj k en multaj aliaj lokoj preskaŭ ĉiam troviĝas iu, kiu parolas angle — mi volas diri : kiu povas respondi al demandoj k doni la informojn ordinare petatajn. Sed ĉiuj tiuj « english spokermen » aŭ « -women » tute ne kapablas, krom maloftaj esceptoj, paroli k skribi korekte pri alia temo ol la ordinaraj banalaĵoj, rilataj al ilia dejoro. Kaj tamen la angla lingvo estas jam delonge instruata devige en la lernejoj de ĉiuj pli-malpli gravaj urboj — Kaj tiel ekde la elementa instruado !
Ĉar mi priparolas tiun demandon, mi menciu mian propran sperton. Dum la jaro 1924 mi studis la anglan lingvon dum kvar horoj ĉiusemajne. De tiam mi ofte legis, helpante min per vortaro, anglajn tekstojn en la revuoj, kiujn interŝanĝe mi ricevis kontraŭ la SAT-organoj. Ekde oktobro 1936 mi dediĉis almenaŭ du horojn en ĉiu tago por legi k kelkfoje traduki anglajn tekstojn. Tamen, nun estas al mi tre malfacile kompreni min per la angla lingvo, eĉ rilate al ordinaraj aferoj. Kaj kiam mi ĉeestas prezentadon de angla aŭ usona filmo, apenaŭ mi povas de tempo al tempo kapti la ĝustan signifon de interparolo.
. . . . . . . . . . . . . . . .
Mallongan tempon mi bezonis por lerni la uzadon de la « haŝi » (bastonetoj, kiuj anstataŭas forketon) ; mi jam povas ĝue gustumi la « suŝi » (tranĉaĵeto da kruda fiŝo iomete acidita k metita sur amaseton da rizo) k la « magurotĉazuke » (tranĉoj da fiŝo surverŝitaj per bolanta teo), same kiel mi povis en Parizo manĝi… ne nur krudajn, sed vivantajn ostrojn ; unuvorte mi faris grandan progreson en la sennaciecigo de mia palato ; mi povas ankaŭ marŝi kun getaoj ĉe la piedoj k mi ne plu metas erare la plandojn de miaj ŝuoj sur lokojn malpermesitajn laŭ la hejma moro ĉi tiea. Sed estas baro al kiu mi senĉese kolizias ; ĝi estas la lingva. Tiu limo ne estas ia mito kiel tiom da aliaj : ĝi estas reala, kvazaŭ tuŝebla per la okuloj k oreloj. Ĉie k ĉiam tiu malbenata baro staras antaŭ mi k pro ĝi estis al mi malfacile ĝis nun iomete penetri en la intimon de la homoj inter kiuj mi vivas. Tial, post kelkaj semajnoj da dubado, mi refariĝis fervora adepto de l’movado por detrui la lingvajn limojn.
E. LANTI (Daŭrigota.)
Núm. 457, 25 de setembre de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
13-a JARO, N-o 457. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. SEPTEMBRO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986. Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153. Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Protokolaro pri la XVII-a Kongreso de S.A.T. en Roterdamo (31. VII.- 5.VIII.1937)
Interfratiĝa Vespero (31. julio ĉe « Doelen »). Ĉi tiu Vespero unuigas 1.200 personojn. La salonego estas plenplena de entuziasma publiko. K-do Bas Vels, prezidanto de la O.K.K., malfermas per jena parolado: En la nomo de l’Roterdama O. K. K. mi kore salutas vin ĉiujn. Aparte mi salutas tiujn Gek-dojn, kiuj venis de malproksime k kies nacia lingvo estas malsama al la nia, ĉar tiuj Gek-doj estas niaj gastoj, tiuj Gek-doj donas al nia kongreso, kiu morgaŭ komenciĝos k al la nuna vespero, apartan karakteron. Gek-doj, estas vere, ke ofte okazas, ke homoj, kiuj loĝas en malsamaj landoj, kunvenas, interrenkontiĝas por ia celo. Ni eĉ ne rajtas nomi tion io eksterordinara. La sportfestoj estas internaciaj, konferencoj ofte estas internaciaj, la multnombraj kunsidoj de la Ligo de Nacioj estas internaciaj. La Jamboreo, la granda skoltfesto, kiu nun ankaŭ okazas en Nederlando, estas internacia. Kaj mi tiel povas daŭrigi. Pro la nuna moderna trafiko abundas internaciaj kunvenoj, okazas do ofte, ke homoj venantaj el diversaj landoj, sidas kune por ia celo. Ĉu mi do rajtas emfazi hodiaŭ vespere, ke nia kunveno havas apartan karakteron? Ĉu do nia kunveno, en kiu partoprenas Gek-doj el 16 landoj, estas io eksterordinara en la nuna tempo? Ne, Gek-doj, mi ne rajtus emfazi pri la eksterordinaro de nia hodiaŭa vespero, se en nenio nia kunveno kontrastus kun aliaj internaciaj kunvenoj, se en nenio estus diferenco. Sed mi plenrajtas emfazi pri la diferenco inter nia Kongreso k aliaj internaciaj kunvenoj. Mi plenrajtas emfazi pri la kompleta malsameco, kiu ekzistas inter niaj esp-istaj kunvenoj k la kuniĝoj de homoj, kiuj ĝenerale en tiuj kunsidoj uzas nur sian nacian lingvon. Estas simile, sed nur en tio, ke kunvenas homoj el malsamaj landoj. Sed ĉe ili restas la nacia karaktero pro la uzado de naciaj lingvoj, ĉe ili la lingvomuroj malebligas kunfandiĝon, ĉe ili skoltoj, kiuj estas devigataj resti en siaj naciaj grupoj, ĉar alie ili mutiĝas, alie ili ne plu estas komprenataj. Estas eĉ malfacile imagi al ni, kiel tiuj interrenkontiĝoj, sen universala lingvo, vere realiĝas. Ĉar ni jam tiel kutimiĝis al la fakto, ke per unu simpla lingvo ni povas interrilati, ke pro tio ni nun nur malfacile povas kompreni la signifon aŭ pli bone, la vanon de tiuj aliaj internaciaj renkontoj. Karaj Gek-doj, ni do rajtas fieri, ke ni, simplaj laboristoj el multaj landoj, sidas kune k ke ni per unu lingvo povas kompreni k alparoli unu la alian. Jes, ŝajnas tiel simple, tiel memkompreneble k tamen la mondo, la intelekta mondo kun miloj da scienculoj, eminentuloj, saĝuloj, uloj, kiuj rilate multon superas nin, ankoraŭ baraktas en la primitivo de la lingvodiverso. Gek-doj, mi kore salutas vin en nia TUTMONDA kunveno, ĉar vere, la vorto « internacia » por nia kongreso, por ĉi tiu kunveno ne estas la ĝusta. La O.K.K. arde esperas, ke la restado en Roterdamo plifortigos ĉe vi la tutmondan spiriton, k tial ni klopodis k grandparte sukcesis gastigi vin ĉe Gek-doj, kun kiuj vi senĝene povas interkompreniĝi. La O.K.K. ĉion faris, por ke povu plifortiĝi ĉe ni sentoj de tutmonda solidaro k ni kalkulas je via kunlaborado en ĉi tio. Ni esperas, ke via restado ĉi tie postlasos ĉe vi neforigeblajn impresojn de unueco. Antaŭ 50 jaroj esp-o aperis k kun ĝi jam baldaŭ aperis la esp. movado. Tiu movado tre malrapide kreskadis, ĉar ĝi estis esence revolucia. La homaro ne facile povas akcepti ion tutnovan; ĝi ne tuj kredas al novaj teorioj, eĉ ne kredas al faktoj. La homaro estas esence tre konservativa k nur malmultaj sentas sin vokitaj por esti pioniroj. Tamen la movado kreskis k ne plu estis mortigebla. Ĝi ankaŭ disvastiĝis je diversaj ideologiaj direktoj. Estiĝis ankaŭ la laborista esperantismo.
Nun, post 50 jaroj, ankaŭ tiu lab. esperantismo jam ekzistas en diversaj formoj, ĉar iuj personoj favoris al la unuigo de lab. esp-istoj, apartenantaj al unu sama politika skolo aŭ partio. Nia organizo, sub kies aŭspicioj ĉi tiu Kongreso okazas, opinias, ke ni kiel lab. esp-istoj ne bezonas ariĝi aparte laŭ politika starpunkto, en diversaj esp. grupiĝoj, sed ke ni, sur kultura kampo, tre kontentige povas kunlabori en unu organizo k ke tiu kunlaborado por nia menso, por niaj sentoj de kamaradeco k reciproka fido estas bonefika k nepre necesa. — Gek-doj, la faktoj jam pravigis nin. Ankaŭ tiu ĉi kunveno k certe ankaŭ nia kongreso estas pruvoj de nia forto k de nia reliefa pozicio inter la esp. organizoj. SAT fervoras por la reunuiĝo inter la laboristoj, k por tio ĝi elektis la kulturan laborkampon por esp-o. Post 50 jaroj da Esp-o nia organizo okupas apartan lokon k gravan pozicion inter la aliaj, k la ideoj de Zamenhof k la intereso de nia klaso estas ĉe ĝi plej bone flegataj! — Mi esperas, ke vi en la venontaj tagoj multe ĝuos, k ke via entuziasmo k aktiveco akiros refreŝiĝon; por ke vi poste en viaj propraj regionoj ankoraŭ pli forte penadu por propagandi la lingvon inter niaj samklasanoj. Per ĉi tio mi malfermas nian kunvenon. Estu bonvenaj en ĉi tiu urbo, sentu vin hejme inter ni k helpu al la kreado de frateca atmosfero por la bono de nia klaso, por la bono de nia movado.
Sekvas komuna kanto: Fratoj al Sun’; poste estas laŭtlegata salutletero de ĉeĥoslovakaj SAT-anoj. Post deklamo de K-dino Korda la roterdama poŝtista orkestro ludas bonege, k kantas[?] la miksita esp. ĥoro « Matenruĝo » tri kantojn.
K-do Bartelmes (Plenum-komitatano), Parizo, en dudekminuta parolado honorigas la verkon de d-ro Zamenhof, okaze de la 50-jara Jubileo de nia lingvo; li pentras la medion, en kiu vivis d-ro Zamenhof, la impulson, kiun li ricevis el ĝi por la kreo de esp-o; li priskribas la unuan periodon malfacilan de la movado post dissendo en la mondon de la unua modesta broŝuro, mencias kelkajn el la ĉefaj pioniroj el la unua tempo, inter ili Dreves Uiterdijk, por Nederlando, kiu ĉeestas mem tiun ĉi kunvenon k ricevas longan ovacion. Menciinte la verkon de H. Hodler (U.E.A.), li transiras al la ekpaŝoj de l’laborista esperantismo, k parolas pri la fondo, nelonge post la mondmilito, de S.A.T., k pri ĝia fondinto, K-do Lanti, kiu per sia voko « for la neŭtralismon » grupigis ĉirkaŭ la nova standardo centojn k poste milojn da proletaj esp-istoj. La parolanto resumas la celon k la principaron de SAT k montras, kian gravegan taskon ĝi havas en nia epoko; li substrekas ankaŭ la parencecon inter la SAT-ideoj k la plej intimaj deziroj de Zamenhof k finas per invito al la gastoj aliĝi al SAT k per fid-esprimo en la nepereeblo de la movado.
La « Havajaj Amikoj » kordludas antaŭ la paŭzo.
Pliaj ĥorkantoj k orkestraĵoj enkondukas la duan parton de l’programo, kiu finiĝas malfrue per la amasludo verkita de K-do B. Vels « Nova aŭroro », konsistanta el parolĥoroj, grupkantoj k individuaj tekstroloj, brave studitaj de la multaj en ĝi partoprenantaj Gek-doj.
Oni aplaŭdas la proponon de l’O. K. K. pri monkolekto por la hispaniaj Gek-doj. Ĉi tiu kolekto rezultigas proks. 90 guldenojn (1).
Solena Malfermo (1. aŭgusto ĉe « Doelen »). La salonego denove estas plenplena en la fruaj posttagmezaj horoj de dimanĉo (minimume 1000 personoj).
K-do B. Vels malfermas: La kongreso refreŝigas la fidon en nia movado. Inter la pli ol 800 kongresanoj troviĝas ankaŭ K-doj el terorlandoj, kio estas aparte ĝojiga signo. La diverslandaj laboristoj estas ja grandparte izolitaj. Pro tio ilia sento pri tutmonda solidaro estas dormstata. Por ni lab. esp-istoj la situacio estas tute alia. Ni havas nenion komunan kun la imperiismaj militoj de tiu ĉi tempo. Ĉiu prudenta homo konfesas, ke por krei tutmondecan spiritostaton, necesas havi tutmondan interkontakton, tutmondajn interrilatojn. Unu lingvo sufiĉas por ni ĉiuj. Jam forfalis la nacia karaktero en nia movado. Mi deziras, ke ne nur tiu ĉi kongreso estu pli ampleksa, pli impona, sed ankaŭ pli harmonia ol iu ajn antaŭa, k agu por kamaradeca agado. Ni bedaŭras la menson ĉe parto el K-doj, kiuj opinias ke ili devas servi al esp-o nur en la kadro k por la bono de sia respektiva partio. Certe ilin mem ne povas kontentigi tiu agado. Gravaj katastrofoj minacas hodiaŭ, multaj faktoj jam okazas. En Hispanio oni luktas kontraŭ la internacia faŝismo de pli ol unu jaro. Nia laboro ĉiam povas esti interrompata per la okazaĵoj. Tiam ni ĉiuj solviĝas en la granda, freneza amaso k ni trenas nian sorton en la barbareco de tiu ĉi epoko. Sed, se io, kio minacas, ne okazos, tiam nia organizo plene transvivos venke la skuiĝojn de la lastaj jaroj. Mi finas kun deziro, ke la racio supervenku la malnovan tradician mistikismon.
La veterano, K-do Dreves Uiterdijk, honora
(1) Kolekto samcela okaze de « interfratiĝvespero » en la salono de l’2-a sekcio F.L.E., Overijselsestr., la 6-an de aŭg., rezultigis ankoraŭ 7 guldenojn.
— pàgina 2 —
68 — SENNACIULO
prezidanto de la Kongreso, diras, ke li estis sian tutan vivon liberpensulo, kun rozkolora nuanco. « Mi estas emociita per la frateca atmosfero, kiu ĉirkaŭis min plene. Mi estas fiera, ke mi almenaŭ ĝisvivis la momenton, en kiu mi povas ŝanĝi la simplan nomon de samideano per la varma nomo de kamarado. Mi komencas novan vivon per via eduko k via instruo. Mi deziras k esperas belan sukceson al nia kongreso. Mi ne kredas, ke la rezultoj en Varsovio estos tiel belaj kiel en via mezo. »
K-do v. Essen (sekret. O.K.K.) legas salutleterojn ricevitajn de Dana LEA (Aarhus), SLEA (Stokholmo), lab. esp-istoj en Norvegio (Oslo), A.E.F. (Vieno), L.E.G. (Zagreb, Jugosl.), Literatura Mondo (Budapest); lab. esp-istaro (Krakovo), K-doj Gajevski[?], Wieshofer, « Batalante ni venkos » (Gouda), « Rebellion » (Bruselo). Faksindik. junular-organizo (Roterdamo), N.V.V. (sindikataro nederl.), Tipogr. sindik. nederl., A.J.C., FLE-sekcio Halfweg. — Estas decidite sendi florojn al K-do Pakje (Svisio), kiu ekmalsaniĝis post alveno en R-damo k kuŝas en hospitalo.
Jan Blok kantas tri belegajn klasikajn kantojn.
K-do Bartelmes (Parizo, P.K.) salutas nome de l’Plenumkomitato de SAT. Li ĝojas, pro tio ke la voko veni Roterdamon estis tiel bone aŭdita; ja oni vere ne povas nomi tiun ĉi kongreson nederlanda kongreso, ĉar grandaj karavanoj venis el eksterlando (precipe el Britio, Francio k Svedio). Ĝi estas vere tutmonda kongreso, k aparte menciinda estas la fakto, ke K-doj el faŝistaj landoj kuraĝas partopreni ĝin en atentinda nombro. Al ili iras la aparte elkora saluto de la P.K. Sed li pensas ankaŭ pri tiuj, kiuj pro iuj kaŭzoj ne povas ĉeesti tiun ĉi grandiozan kunvenegon, kiuj nevole estas retenataj, kiel la amikoj en Hispanio, kiujn la plej terura k plej abomena krimo de la homaro, la Milito, malhelpas vivi kun ni la horojn de la kongreso. Multaj el ili eĉ perdis verŝajne sian vivon, almenaŭ tutaj anaroj perdis sian liberon (en Zaragozo, en Logrono ekzemple, kie ekzistis fortaj SAT-rondoj). Li ne povas nomciti mortintojn el Hispanio, pro tio ke ne estas certo pri ilia sorto, sciigoj mankas; li nomcitas la aliajn membrojn de la Asocio, kiuj mortis dum la lasta jaro (7 nomoj), al kiuj li aldonas la ĵus en terura aviada katastrofo pereintan K-don Nathans, sekretario de la Internacia Transportlaborista Internacio, varma subteninto de nia afero k mem praktikinto de nia lingvo. Li proponas, ke la Kongreso sendu kondolencan leteron al I.T.F. (Aprobo k minuto de silento.) Post tiuj paroloj K-do Bart. substrekas la imponan aspekton de la hodiaŭa soleno, kiu montras la grandan influon de SAT en la lab. esp-ista mondo, k esperas, ke la tuta kongreso reflektos la saman impreson. Li memorigas pri la eduka k kleriga rolo de SAT k ĝia nepolitikeca karaktero.
K-do Faulhaber (prezid. F.L.E.): Ĉi tiu kongreso denove pruvas la praktikan utilon, la aplikeblon k la taŭgecon de nia lingvo. Zamenhof skribis: Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia, ni devas fari el ĝi efektivan lingvon. Ekzistas io, kio ne estas esprimebla per ciferoj. Li konstatis, en Bulonjo, ke ne estas angloj k francoj, nek poloj k rusoj, sed homoj k homoj. Tion bezonas la laborista klaso. F.L.E. esperas, ke tiu ĉi kongreso kontribuos al laborista solidaro esp-ista, kiu estas nepre necesa. La intereso al ĉi tiu kunvenego montras, ke la pesimismo ankoraŭ ne tute regas. Bruas proksime de ĉi tie la jamboreo. Tiuj homoj kredas krei la internacian spiriton, sed ili lasas stari la murojn lingvajn. Laŭ ili la homoj ne devas tro multe proksimiĝi. La propagando por SAT ankaŭ estas tre grava, tio estu dirita al tiuj multaj, kiuj kredas sufiĉa esti organizitaj nacie, en la propaganda asocio. Pere de SAT ili havas la eblon praktike utiligi sian esperanto-scion.
K-do Lebacq (Brusela SAT-rondo) volas, ke la SAT-kongresoj okazu je alia dato. Li invitas la Kongreson al Bruselo por la jaro 1938.
K-do Hernandez (por Popola Fronto, Valencio): Mi volas porti la varmon k la fajron de la terura milito kontraŭ la unuiĝitaj fortoj de l’internacia faŝismo en tiun ĉi kunvenon. El tiu fajro antaŭ vi mi prezentas la delikatan k simplan alumeton de nia propra emocio. Je la nomo de l’hispania batalantaro mi prezentas min antaŭ viaj rigardo k digno. Mi ne venis ĉi tien por plori pri niaj propraj suferoj, ankaŭ mi ne venis por plendi pri solidaro aŭ manko de solidaro. Ni volas prezenti faktojn, montri detalojn, faktojn ne bone komprenatajn, por ke vi povu ricevi ĝustan interpreton pri la signifoj k servoj gravaj k lastadecidaj por proletoj, popolanoj k esperantistoj. Kiam ni forlasis Hispanion, kiam ni transpasis la limon, ni renkontiĝis kun nova medio, spektaklo: la spektaklo de la pacaj vilaĝoj, trankvilaj kamparoj ktp. Kaj tiu paca medio estis por mi stranga. Ni mem eĉ ne povis eviti fali en la retojn de tiu trankvila medio. Ni komprenis, ke se ni mem vivus en tiu atmosfero, k ne en la mezo de l’propra milito, ni demandus nin ankaŭ kiel granda parto de la simpla popolo: Kion signifas milito? Kion signifas nia milito? Ni batalas kontraŭ komuna malamiko, k ne per vortoj demagogiaj atingas ĉiam pli k pli grandan kvanton da aŭdantaro, — sed pro tio ke la fortoj de potencaj faŝistaj ŝtatoj invadas nian landon, ne por fari kulturon k novajn reformojn, sed por rabi la propran nian liberecon k dignon. Ni trankvile plugis, k venis tiuj detruemaj banditoj. Nia defenda lukto k batalo ne estas defendo aŭ batalo aparta, ne — tute ne, nia batalo estas batalo de ĉiuj sektoroj k ĉiuj partioj. Por la unua batalo ĉie kuniĝis aktivuloj. Poste falis la afero. Oni nepovas gajni per vortoj, sed nur per praktika agado. La faktoj mem transformis la amikojn. Por venki, oni bezonas organizon, disciplinon, eĉ batali, se necese, kontraŭ siaj propraj konvinkoj. Vi abomenas la militojn. Ni ankaŭ abomenas la militon pro la propraj spertoj. Sed pro tio ĝuste ni ankaŭ eltiras la konkludon, ke estas necese organizi la fortojn kontraŭ la sama komuna malamiko. Multaj socialistoj rigardas ĉi tie ankoraŭ la komunistojn kiel strangulojn. Tio por ni hispanoj estas stranga. Ĉe ni la anarkistoj ankaŭ honeste kunlaboras k batalas kun honesta konvinko, akceptas la disciplinon. En tiu aspekto ni devas kompreni la ekziston k la rajton de la simplaj popolanoj. Kaj per tio praviĝas la kunirado de la proletaj tavoloj kun la etburĝoj sur la politika kampo. La venko de l’popola fronto garantias la disvolviĝon de la esp. movado; en la faŝista parto de Hispanio ne ekzistas eblo por la disvastigo de esp-o.
K-do Sugar (por SAT en Britio): Sepdek tri sennaciuloj, okaze loĝantaj en Britio, ĉeestas ĉi tie. Niaj kongresoj estas granda sperto, sperto por la tuta vivo. Dankon al la O.K.K., kiu tiel bone preparis la kongres-aranĝojn.
K-dino Oudenhove salutas nome de la SAT-rondo Amsterdama.
K-do Langsholt (Opsund) alportas la salutojn de K-doj el Norvegio.
K-dino Glodo (por la karavano el Francio): Neniam tiel granda nombro da Gek-doj el Francio partoprenis en eksterlande okazantaj SAT-kongresoj. Dum la tuta jaro ni propagandis por tiu ĉi kongreso en la federacia gazeto, k en ĉiuj artikoloj ni promesis, ke tiu ĉi kongreso estos triumfa. Kaj al la novaj SAT-anoj mi diras: konstatu, — nia promeso iĝis realo. Inter nia karavano troviĝas kelkaj geinstruistoj, kiuj laste partoprenis internacian kongreson de popoledukado en Parizo. Ili povos kompari la du kongresojn, tiun en kiu oni uzis mikse la naciajn lingvojn, k ĉi tiun, la unulingvan. La novuloj espereble propagandos ĉirkaŭ si.
Komuniko, ke la Antifaŝista Esperantista Komitato de Katalunio ankaŭ estas reprezentita ĉi tie per la du K-doj el Valencio, kiuj haltis en Barcelono.
Jan Blok kantas tri aliajn kantojn multe aplaŭdatajn.
K-do Dorpmans (por la estraro de V.A.R.A., radio-asocio laborista) konstatas kun miro, ke oni en tiel simpla maniero tie ĉi povas interkompreniĝi. La lab. klaso disponas nun pri gravaj rimedoj, gazetaro k radio. VARA havas edukan celon. Esperanto okupas en ĝiaj programoj gravan lokon.
K-do Reuderink (por la komun. partio, roterdama distrikto) substrekas la praktikan valoron de esp-o por la internacia korespondado k la utiligon de esp-o en la hispana batalo.
K-do Pols (por nederl. unuiĝo de fabriklaboristoj): La nuna situacio de l’mondo postulas urĝan plibonigon. Ni volas atingi tion, batalante por socialisma socio, en kiu ne estas kapitalista subpremo. Deziras sukceson al la kongreso.
K-do Menist (Revol. Soc. Partio Ned. k Faksindikato NAS): Necesas internacia solidaro en la momento, kiam denove minacas militoj. Mi konsilas praktiki solidaron pere de esp-o, mi malkonsilas ajnajn kompromisojn kun la burĝaro, nia malamiko.
K-dino Moore (Londono, por ISK) akcentas, ke la ISK-organizo praktike uzas esp-on, eldonas propran gazeton « Kritika Observanto », kiu estas libera tribuno de l’internacia lab. movado pri ĉiuj lab. temoj, preskaŭ mi povas diri: tutmonda, ĉar la gazeto estas disvastigata tre larĝe tra la mondo. Ni subtenas SAT, ĉar ni opinias necesa organizon ne-partipolitikan, k nete staras ĉe la flanko de la laboristaro, kies unuecon ni akcelas.
K-do Ras (por la Sindikatisma lab. sindikataro): Ni havas saman ideologian bazon kiel SAT; vi laboras sur la spirita, ni sur la ekonomia tereno. Deziras grandan sukceson.
K-do el Ligo de Kontrolistoj en la Transportado demonstras, ke la maristoj estas devigataj lerni almenaŭ tri lingvojn naciajn. Kaj eĉ tio ne sufiĉas. Tiu fakto instigis lin, por lerni la esp. lingvon.
K-do Riswik salutas por la Nederl. Ligo de Asekuragentoj.
K-do Bienevelt salutparolas por Ligo de Kontrolistoj de Teknika Personaro. — Unu K-do salutas nome de l’Razista Ligo, k alia por la Liberpensula Asocio.
Finparole K-do B. Vels proponas, ke ni zorgu komune, por ke ankaŭ la sama atmosfero kiel hodiaŭ restu en niaj labor-kunsidoj. (Kanto: La Internacio).
UNUA LABORKUNSIDO (2-a de aŭgusto, matene je la 10.15 h.)
K-do Bas Vels malfermas nome de l’O. K. K. k bedaŭras, ke ni ne havas pli grandan salonon, tiun el la du lastaj tagoj; sed ni pensas, ke ĉi tiu tamen sufiĉas, ĉar multaj Gek-doj estis liberaj ja nur hieraŭ k antaŭhieraŭ. Ĉi tie la gastoj estas same bonvenaj kiel la membroj, sed ni esperas, ke ili baldaŭ havos la ruĝajn kartojn, per aliĝo al nia Asocio, tiel ankaŭ finance kontribuante al nia afero. Li esperas ĝui harmonian diskutadon k transdonas la prezidon al la P. K.
K-do v. Essen laŭtlegas salutojn el Aŭstrio (19408 k 18538), Orebroa Lab. Esp. Klubo, Rennema-Malmö, FET-Parizo, kiu lasta deziras, ke la laboroj disvolviĝu sub la perspektivo de reunuiĝo de ĉiuj lab. esp-istaj fortoj.
K-do Bartelmes (P. K., Parizo) dankas unue per kelkaj frazoj al la bonega laboro farita de la O.K.K., k nomas precipe ties prezidanton, B. Vels, sekretarion C. v. Essen k kasiston, A. v. d. Pols, kiuj senlace klopodadis por sukcesa aranĝo de la kongreso. Li proponas interkonsente kun la K-doj el la O.K.K. por la Kongreso jenan prezidantaron: K-doj Faulhaber (Amsterdamo, prezid. F.L.E.), Sulski (Londono, SAT-peranto Britio), Lebacq (Bruselo) k Hernandez (Valencio), ĉi-lasta simbole por sento de interligiteco kun la hispanaj K-doj. Ne estas farata kontraŭpropono; aklame estas akceptata la kvarpersona prezidantaro, kiu okupas siajn lokojn (escepte de K-do Hernandez, retenita la matenon en policprezidejo). Kiel protokolantoj estas proponitaj k akceptitaj K-doj Bogaard (Terneuzen), Tierolf (Roterdamo) k
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 69
Bartelmes (Parizo). K-do Bogaard protokolis nur en la unua kunsido. K-do Tierolf ne akceptis; pro tio K-do Bartelmes sola plenumis la preskaŭ tutan protokolan laboron, k sekve liaj propraj intervenoj estas cititaj nur laŭmemore k iom resumite.
K-do Bartelmes memorigas, ke la raportoj al la kongreso aperis en la du lastaj n-roj de « S-ulo »; li esperas, ke ĉiuj membroj atente studis la raportojn k ke sekve liaj komentoj povas esti mallongaj. Li konfirmas la bonan funkciadon de la plenum-komitato en Parizo dum la lastjara agadperiodo, la regulajn kunsidojn k solvon unuaniman de l’diversaj problemoj stariĝintaj. Li faras korekton al la alineo pri « Generala Konsilantaro », konstatante, ke al la sekretario de l’K.K., samtempe sekretario de G.K., respondis du el la Konsilantoj, inter ili K-do E. Norman el Malmö, kiu interalie pritraktis la proponon pri Kongresgvida regularo en sia respondletero. K-do B. konstatas, ke Fakoj k Frakcioj nekontentige funkciis dum la jaro, sed ke jam rimarkiĝis prepare al la Kongreso tre grava revigliĝo[?] sur tiu kampo, k ke la fakto, ke multaj Fakoj k Frakcioj anoncis kunvenojn dum tiu ĉi Kongreso, estas ĝojiga signo. Li klarigas, ke Fakoj k Frakcioj konsistigas garantiojn por tio, ke SAT ne apartiĝu el la cetera laborista movado ĝenerala, ke ili estas la plej bonaj ligiloj kun la neesp-istaj amasoj k ŝirmas SAT-on kontraŭ sektiĝo. La K-doj laborantaj en frakcioj, anoj de sama politika partio aŭ skolo, ja ne celas akapari SAT-on por sia propra politika opinio k partio, sed ili celas varbi inter siaj sampartianoj por esp-o k por SAT, k ili celas interŝanĝi siajn vidpunktojn de sampartianoj pri ĉio, pri kio pro la diversnacieco povus ekzisti malsama penso. La Fakoj siaflanke celas plifortigi la ligilojn inter sammetianoj aŭ anoj de sama interesosfero, kiel la instruistoj, la presistoj, la kooperanoj, la virinoj k la stenografoj. Tiuj ĉi fakaj k frakciaj kunvenoj formas esencan parton de niaj kongresoj; iliaj specialaj laboroj estas gravegaj por la evoluo de nia komuna organiza vivo, k en ili kuŝas praktika utilo nesubtaksenda.
K-do B. tuŝas mallonge la financan raporton k atentigas pri la grava pliboniĝo de la financa stato, lastjare, pro ŝparema mastrumado unuflanke k pro kresko de la membraro, speciale en iom bonvalutaj landoj, aliflanke. Restas ankoraŭ granda deficito el la skismo-jaroj, sed tamen tiu deficito malpliiĝis je atentinda sumo (pli ol 23.000 fr. fr.) dum tiu ĉi jaro, malgraŭ tio ke la librovendado ne bone prosperas en la nuna tempo. Certe, se ni daŭrigos mastrumi laŭ la sama maniero dum kelkaj jaroj, la deficito finfine estos plene likvidita. Ĉiuokaze la kuranta buĝeto estas plene ekvilibrita; la malnova ŝuldo estas repagota parte al antaŭa presisto, parte al kelkaj individuaj K-doj, inter kiuj precipe al K-do Bannier[?], la prezidanto de SAT, kiu delonge pruntas grandan sumon al la Asocio.
La gazeta buĝeto estas tute ekvilibrita ankaŭ (precipe pro presado en Belgio); tiu fakto estas substrekinda, ĉar en pli fruaj jaroj la gazeta buĝeto egaliĝis nur dank’ al helpo el la librovendo; sed nun ĉi tiu lasta ne plu liveras profiton al la gazeta konto. Bedaŭrinde la malproporcio inter la eldonkvanto de « Sennaciulo » k « Senn. Revuo » estas sufiĉe konsiderinda, k niaopinie « S. R. » meritus pli grandan subtenon ol ĝi havas nun, pli larĝan disvastiĝon tra la mondo. Precipe la nederlandaj Gek-doj povus ankoraŭ pli fervori tiurilate, k la perantoj devus en siaj sekcioj pli ofte alvoki por abono ankaŭ al tiu pli ampleksa revuo de SAT. Por pligrandigi la disvastiĝon de « S. R. » speciale en Nederlando, ni decidis en la P. Komitato malaltigi iom la tarifon por « S. R. », kiu verdire estis iom tro alta por Nederlando — ni faras prove tiun malaltigon de la tarifo por nederlandanoj, ĉar ni estas konvinkitaj, ke per tio estos ebla akiri proksimume 200 abonantojn. Tia kresko da abonantoj sufiĉus por egaligi la perdon pro malplialtigo de la tarifo. Ekde 1. oktobro validos do por Nederlando jena abonprezo por « S. R. »: 2.— guld. jare (anstataŭ 2.40 ĝis nun), k federaciano sekve pagos jare al SAT 3.40 guld. entute anst. 3.80 gd. ĝis nun, se li volas ricevi ambaŭ revuojn de SAT. Ni ne dubas, ke tiu novaĵo estos bonakceptata de niaj varbuloj.
[BILDO p.3 | 35,14,60,50] Foto: amaso da kongresanoj antaŭ arkaĵa enirejo de konstruaĵo, super kiu legeblas granda surskribo «Lybelle»; malsupre dekstre parto de aŭtomobilo.
Antaŭ la Kongresejo
Pri la redaktado de la gazetoj vi legis sufiĉe multe en la presita raporto. La kunlaboro estis multe pli bona en tiu ĉi jaro, ol en la jaroj sekvintaj la skismon. Tio estas ĝojiga fakto, ĉar tiel la redaktoro havas la eblon elekti el la ricevitaj manuskriptoj la plej bonon. K-doj, kies artikoloj ne estas akceptitaj por aperigo, tial ne devas ĉagreniĝi, ĉar ja ne ĉiu kunlaboraĵo taŭgas; kompilante n-ron, ni provas ĝin aranĝi kiel eble plej varia k interesoplena por ĉiuj. Ne ĉiam estas facile redakti laŭ ĉies gusto k plaĉo, k ni jam diris, ke ekzemple la ironio en la fruntartik. de maja « S-ulo » (Vivu la Neŭtralismo!) estis miskomprenata de multaj K-doj. Mi do nur volas fari aldonon tiurilate pri manuskripto malakceptita de ni, ĉar pri ĝi okazis historio post pretigo de nia raporto. Ĝuste en la lasta n-ro de « Popola Fronto » el Valencio estas aldonita granda blua folio surhavanta artikolon rifuzitan de la SAT-redakcio, laŭ decido de la Plenum-komitato, verkitan de K-do V. Bosk pri sennaciismo, kun postskribo de Valenciaj SAT-anoj, kiu estas fakte atako kontraŭ la propra organizo. La enhavo de tiu artikolo estas polemikeca, k eĉ ĝi persone ofendas K-don Lanti. Tamen ne pro tiu motivo la artikolo ne aperis en « S-ulo », kiel deziris la aŭtoro, sed pro tio ke ĝi pritraktis aferojn koncernantajn la Sennaciistan Frakcion de SAT k ĝian organon (nun malaperintan) « Herezulo »; sekve tiu artikolo ne devus aperi en gazeto de SAT destinita al ĉiutendencaj legantoj. Ĝi devus aperi en la posteulo de « Herezulo », nome la Sennaciista frakcibulteno, se ties redaktanto trovus ĝin aperiginda. Estis do tute normale, ke ni transsendis la manuskripton al la prizorganto de tiu bulteno k ne prezentis al la « S-ulo »-legantoj la respondon al linioj aperintaj en organo, kiun ili ne legis. Sed niaflanke ni tre bedaŭras k protestas kontraŭ la fakto, ke la gazeto « Popola Fronto » konsentis dissendi tiun ĉi artikolon kune kun sia lasta n-ro; ĉar la tasko de « P. F. » niaopinie estas informa k propaganda rilate la hispanan militon; tion indikas ankaŭ ĝia subtitolo. Sed ĝia tasko ne estas polemikeca aŭ teoriuma; almenaŭ tia estas nia koncepto pri ĝi. Krome vi ĉiuj scias, ke « P. F. » iras vaste tra la mondo, k en manojn ne nur de prolet-esp-istoj, sed ankaŭ de neŭtraluloj. Kian efikon do havas sur tiujn legantojn tiu ĉi artikolo pri internaj problemoj, ne eĉ de la SAT-movado, sed de unu sola frakcio el ĝi? Ĉu eble tion intence celis la valenciaj SAT-anoj, kiuj partoprenis en la publikigo de la folio k samtempe estas kunredaktantoj en « P. F. »? Mi ripetas: ni ege bedaŭras tiun agmanieron de K-do Bosk k de tiuj, kiuj ebligis la aperigon de la manuskripto en la pridirita maniero. Ĝi estis agmaniero nedeca, neinda je SAT-anoj.
Kaj tio kondukas min al tio, diri ĉi tie konklude vorton pri disciplino. Ankaŭ membro de SAT ne nur havas rajtojn, sed ankaŭ devojn. Membro de SAT, akceptante la Statuton de la Asocio, libervole submetiĝas al difinita disciplino. Ho, ĝi ne estas komparebla al milita, soldata disciplino, certe ne! sed ĝi estas tamen disciplino, nome tiu de konscia laborista esperantisto. La konscia SAT-ano estas unue disciplinita rilate la lingv-uzadon; li discipline aplikas la zamenhofan lingvon, tiel kiel ĝi estas koncentrita en la 16 reguloj de la Fundamento: li evitas la uzadon de neologismoj senutilaj, kiuj plimalfaciligas la lingvon. Kaj plie, la SAT-ano havas tiun disciplinon, kiun diktas al li la unua statuta paragrafo; li estas tolerema en SAT kontraŭ alitendencaj K-doj, li estas komprenema rilate aliajn filozofiojn, aliajn doktrinojn pri socialismo; en SAT li ne estas unue partiano, ĉar li scias, ke per tio li enŝovas la disputpunktojn en niaj propraj vicoj; en SAT li estas antaŭ ĉio esperantisto, zamenhofano; li estas homo, kiu celas la edukon, la klerigon de la laborista klaso, ĉar li sentas sin ano de kultura movado; li lasas flanke la malkonsentojn regantajn inter politikistoj, politikistaĉoj, k akcentas tion, kio nin ĉiujn unuigas. Mia voko iras en ĉi tiu kongreso al la Gek-doj: Regigu la racion super la mistikemo, k tiam vi bone diskutos, vi harmonie kongresos, k vi faros utilan laboron en la servo de nia idealo. Kaj pensu ĉiam, ke en kia ajn tempo, ne utilas forlasi la principojn, sur kiuj estas bazita nia laboro, je la profito de ŝanĝiĝema taktiko aŭ de momentaj partiecaj konsideroj, kiuj morgaŭ aspektos eble tute ŝanĝitaj.
Fine ni petas vin bonvole konsideri la prezentitajn raportojn, pesi la de ni kun ĝoja emo k persisto oferitajn fortojn k tempon por nia komuna afero, k milde prijuĝi eventualajn mankojn. Ni atendas firmkore la debaton.
K-do Abio (Hung.) demandas, kial ĝuste holandanoj ricevos « S. Revuo »n je pli malalta prezo. Nederlandanoj enspezas tiajn salajrojn, kiuj permesas al ili pli facile, ekz., ol hungaroj, pagi la abonprezon al SAT. (Protestoj pri citita salajrocifero). Li plendas ankaŭ, ke li verkis ion, kion malakceptis la redaktoro, post kiam unue li havis bonan juĝon pri tiu kunlaboraĵo. Li bedaŭras ankaŭ, ke K-do B. uzis la vorton « politikistaĉoj », ĉar tio estas nebona esprimmaniero rilate iujn ofte bonintencajn K-dojn. Li ankaŭ kritikas la artikolon aperintan en « S-ulo » sub titolo « Vivu la Neŭtralismo ».
K-do Chiland (Parizo) deziras danki je nome de pluraj presistoj-tipografistoj la estraron de SAT, pro tio ke ĝi solvis kontentige la problemon de presado de niaj gazetoj. Ĉar depost la stokholma kongreso okazis inter tiuj K-doj k la estraro latenta konflikto rilate la elekton de presisto. Ĉiam ni devis disputi, ĉar la gazetoj ne estis produktataj en sindikataj kondiĉoj. Mi konsentas, ke rilate esperantan presadon sindikataj reguloj ne ĉiam estas observeblaj. Tamen nun kontente ni konstatas, ke SAT presigas ĉe kooperativa entrepreno. Ankaŭ ni plezure konstatis, ke la redaktoro akceptis la teknikajn konsilojn k sugestojn, por pli agrabligi la gazetojn.
K-do B. Vels: Mi volas paroli iom pri la organoj, ne pri ilia enhavo, ĉar ne temas pri tio,
— pàgina 4 —
70 — SENNACIULO
ĉu la afero plaĉas aŭ ne al tiu aŭ alia leganto, sed ĉu ni povas ekkoni la ideojn de niaj K-doj per la gazetoj. Ne temas, ĉu io plaĉas laŭ politika direkto aŭ enhavo. La vojo al pli granda eduko povas esti nur tiu, ke ni ekkonu la ideojn de diverstendencaj K-doj. Mi aludas la stilon de niaj organoj. Tiu flanko ne estas malpli grava ol la enhava. Mi kelkfoje trovis en niaj organoj artikolojn, kiujn mi ne sufiĉe facile, almenaŭ ne ĉe tuja legado, povas kompreni. Eble mi tro kutimiĝis al mia propra stilo? Sed, se mi legas la librojn de konataj malnovaj esp-istoj, mi renkontas neniujn malfacilaĵojn. Ankaŭ ĉe modernaj konataj esp-istoj, mi ne trovas malfacilaĵojn. Tio pruvas al mi, ke la K-doj ankoraŭ ne sciis akiri al si sufiĉe aŭtentikan esp. stilon. Vi povas kompreni, ke la redaktoro mem ne povas ŝanĝi la stilon de verkaĵoj. Li eble povas forpreni la gramatikajn erarojn, transformi frazojn el artikolo, sed ne ŝanĝi komplete la stilon de verkaĵo. La membroj devas alproprigi al si pli bonan, — pli trafe dirite — aŭtentikan esp-an stilon. Per tio niaj organoj havos por niaj membroj pli grandan signifon. Mi aŭdis de kelkaj, ke ofte ili malfacile tralegas iujn artikolojn. Estis tia de G. Savil en unu el la lastaj n-oj de « S. R. ». Ĝi estis ankaŭ por mi kelkparte vere malfacile komprenebla. Kion fari kontraŭ tio? Ĉu ne eblas, ke en « S. R. » aperu de tempo al tempo fragmentoj de artikoloj de konataj kapablaj esp-istoj, tiel de malnovaj verkistoj kiel de novaj? Nun kelkaj vortoj pri « La Lernanto ». Fakte ĝi havas apartan lokon en niaj gazetoj. Certe, oni devas esti esperantisto, por aliĝi al SAT, sed la ĵus-lernintoj ne jam povas esti 100 %-e esp-istoj. Miaj spertoj montras, ke ofte la artikoletoj en « La Lern. » estas ankoraŭ pli malfacile legeblaj ol aliaj. Ekzemplo: « La ŝtelita pano », traduko el rakonto de Zola, do el la franca lingvo. Mi troviĝis en embaraso retraduki la unuan frazon de tiu ĉi rakonto en nederlandan lingvon, antaŭ miaj lernantoj. Miaopinie estus plej bone elekti kelkajn personojn, tre kapablajn esp-istojn, por verki facile legeblajn artikolojn, por aperigo en « La Lernanto ».
K-do de Boer (Roterd.): Artikolo pri Skandinavio de K-do Oĉjo, aperinta en n-ro de « S.R. », estis plena de politikaĵoj, ĝi estis ofenda por multaj K-doj, almenaŭ ofenda por la fama sveda gvidanto.
K-do Koc (Plzen): Oni per la gazetoj ne ataku unu la alian. Ekzistu komitato, kontrolanta la redaktoron. Ĉi tiu aldonu rimarkojn, se io en artikolo ne estas tute klara. Iuj artikoloj povas malutili al nia movado. Oni devas resti justa kontraŭ ĉiuj rilate la tarifon por niaj gazetoj.
K-do Veber (Vlissingen) plendas pri ŝerco aperinta en « La Lernanto », kiun li trovas maldeca. Oni ne aperigu tiajn ŝercojn.
K-do Eneroth (Malmö): En nia movado estas alia nebona flanko. Kiel peranto de Malmö mi konstatas, ke ne ĉiu loka ano sendas la kotizon unue al mi. Sekve mi ne scias, kiom da SAT-anoj estas en mia loko. Eble povas okazi eraroj k komplikaĵoj per tio. En « S-ulo » aperu noto, ke ĉiu pagu unue al la peranto.
K-do Bartelmes proponas tuj elekti proponkomisionon por la ekzameno de la kongrespro-ponoj, k li proponas interkonsente kun la O.K.K. jenajn Gek-dojn: Prent (Amsterd.), Rosenbloom (Manchester), K-ino Glodo (Parizo), Eneroth (Malmö), Vigier (Valence d’Agen) k Sterken (Heerlen). Ĉiuj akceptas escepte de K-do Vigier.
La elekto okazas aklame, k la komisiono kunvenas samtage.
DUA LABORKUNSIDO (2-a de aŭgusto, 20-a horo.)
Prezidas K-do Sulski. Lego de kelkaj salutleteroj.
K-do Bosk (Valencio) pravigas sian foreston hodiaŭ matene, ĉar li estis retenita la tutan matenon ĉe la policejo. Li plendetas, ĉar oni matene pritraktis jam lian Leteron pri Sennaciismo, dum lia foresto. Eble kelkaj povas pensi nun, ke ni ne kuraĝas respondeci pri niaj verkoj. Ni venis el malproksima lando precipe ankaŭ por esti je la dispono, por doni precizajn klarigojn al demandoj.
K-do Sulski: Ne estas kaŭzo por plendi; ni ne povis prokrasti la pritrakton de l’Raportaro, kies ero estis la nomita temo, ne sciante la kaŭzon de via foresto.
Por solvi la aferon, K-do Bartelmes deklaras sin preta ripeti tion, kion li diris pri la Letero pri Sennaciismo de K-do Bosk; li do ripetas la kritikojn de la Plenumkomitato pri la aperigo de tiu « Letero » kiel suplemento al « P. F. ».
K-do Bosk: La nomita artikolo estas verko de SAT-ano apartenanta al la Sennaciista Frakcio. Ni pasigis kelkajn tagojn en Valencio kune kun K-do Lanti. Ni pridiskutis kun li la plej diversajn temojn ekskluzive sennaciistajn. Temis pri interna vivo de la S-ista Frakcio; temis ankaŭ pri komentoj al tiuj aŭ aliaj verkaĵoj aperintaj en « Herezulo ». Mi petis de K-do Lanti permeson aperigi en « Herezulo » artikolon kontraŭstarantan nian taktikon. K-do Lanti donis sian konsenton. Mi ne povis pretigi la artikolon antaŭ la eksplodo de la milito. Tamen ŝajnis al mi, ke eĉ kiam mi trovis la tempon por verkado, la temo restis aktuala. Mi pensis, ke eble per aperigo de tiu artikolo en « S-ulo » oni povos propagandi por sennaciismo. Oni respondis al mi, ke en tiu artikolo temas pri persona afero. Kompreneble, ĉar Lanti kreis la doktrinon. Sed sennaciismo estas diferenca de sennacieco. La estraro de SAT ne povas esti atakata per diskutoj pri sennaciismo. Min ĉagrenis la neaperigo de la artikolo. Sed eble, se mi ofendiĝus, mi estus eksiĝinta el SAT. Mi ne eksiĝis, ĉar mi amas la asocion, SAT; mi kredas, ke ĝi estas utila asocio. Mi nur volus, ke vidiĝu pli videbla la deziro al unueco. Unueco estas farebla, se la gvidantoj ĝin volas. Mi vidas ĝis nun, nek ĉe la SAT-estraro, nek alie deziron por unueco. Mi faris kritikon pri tio. Ĉu mi agis dece aŭ maldece? La gazetoj estus pli edukaj, se ĉiu Frakcio disponus pri du aŭ pri unu paĝo ĉiunumere. La P.K. riproĉas min pro la presigo de l’suplemento al « Pop. Fronto ». Mi ne povis eldoni k disvastigi la artikolon per miaj propraj elspezoj. Mi kredas, ke ne gravas, ĉu la folio estis legata de personoj ekster nia rondo aŭ ne.
K-do Hernandez volas respondi kiel respondeca ĉefredaktoro de « Pop. Fronto ». La redaktoro k la estraro de SAT havas, ni kredas, sufiĉan fidon je nia agado. Ili konas nin delonge. Mi estas komunisto k tamen neniam aliĝis al IPE. Mi ne konsentas pri la agado de IPE rilate al SAT. Mi studis serioze k atente la enhavon de tiu Publika Letero pri Sennaciismo. Mi trovis neniun ofendon en ĝi, nek pri la organizo, nek pri la sennaciismo, nek pri K-do Lanti, kiun mi estimas sufiĉe. Mi nur volas havi lumon. Mi kredas, ke eĉ tio taŭgas por multaj cerboj. Mi notis, ke la gazeto « P. F. » ne respondecas pri la enhavo de tiu Letero. Ĉi tie en la salono mi aŭdis iun diri, ke ni, la popolfrontanoj, faris fian atakon kontraŭ SAT. Tio ne estas vera. Ni certigas al vi, ke ni havas sufiĉe amikajn interrilatojn kun SAT, k disputetoj okazas kontraŭ nia volo. Ni certigas nian sindonemon k nian estimon al SAT.
K-do Lebacq (Bruselo): Mi aŭdis vortojn malagrablajn rilate sintenon « decan » aŭ « nedecan » de SAT-ano. Ni ne diskutas ĉi tie pri « Herezulo ». Laŭ mi tiun ideon: deca-maldeca oni ne gardu. K-do Bartelmes admonis pri disciplino SAT-ana. Pri tio mi tute konsentas.
K-do Hernandez deklaras forĵeti malbonajn vortojn.
K-do B. Vels: Eble ĝuste, ĉar mi apartenas al la Konflikt-Komisiono, mi volas diri ĉi tie ion. Se nun la estraro de SAT malakceptis aperigi artikolon de iu ajn K-do, nu, se tiu K-do volas iri laŭ la vojo de la disciplino, tiu K-do devus direkti sian plendon al la Konflikt-Komisiono. Mi kredas, ke K-do Bosk konas sufiĉe la organizajn aferojn, k li certe scias, ke en tiu kazo li devas turni sin al la K.K. Ne temas, ĉu la artikolo malplaĉas aŭ plaĉas al ni; temas pri tio, ke la P.K. de nia organizo malakceptis la artikolon. Kaj tiam tiu SAT-ano, kiu verkis ĝin, direktis sin al la redakcio de « Popola Fronto », k tiu aperigis la koncernan artikolon. Ni ĉiuj scias la celon de « Pop Fronto ». Ĝi estas kreita por propagandi por la milito kontraŭ la internacia faŝismo. Bonega celo! Pro tio multaj SAT-anoj en diversaj landoj individue subtenas « P. F. »-on. Se vi legas, de kie venas la mono por « P. F. », oni konstatas, ke ĝenerale SAT-anoj estas la mondonantoj. Okazis, ke malgraŭ tio ke niaj membroj finance k morale helpas tiun entreprenon, nun oni metis en tiun organon artikolon — bonan aŭ ne — kiun la P.K. de SAT malakceptis. Ĉu tio estas disciplino aŭ organiza agado? Ĉe mi ne temas pri tiu lasta blua folio. Sed ankaŭ en unu el la antaŭaj n-roj de « P. F. » estis ironiaj artikoloj 100 %-e kontraŭ SAT direktitaj. Oni ne havas la rajton, aperigi artikolon en alia, ol gazeto de nia organizo, se artikolo estas rifuzita.
K-do Alberda (Amsterd.): Kiel kongresanoj ni nenion scias pri la enhavo de la koncerna artikolo. Se oni havas principajn kritikojn pri iu artikolo, oni certe rajtas aperigi tiujn en alia ol SAT-gazeto. Sed se estas ofendoj en ĝi, tio estas alia afero.
K-do Bout (Roterd.) trovas, ke la afero estas klara. Temas pri malkonsento inter K-do Bosk unuflanke k K-do Lanti-« Herezulo » aliflanke. Tiu afero estas ekster la kadro de SAT. Oni ne povas aperigi tion en « S-ulo », sed ankaŭ ne en aliaj gazetoj, ol tiuj de la S-ista Frakcio.
La prezid. konstatas debatofinon pri la Raportaro.
K-do Bartelmes respondas al diversaj parolintoj. Al Abio k Koc koncerne unuflankan tarifmalaltigon por nederlandanoj li diras, ke fakte la holandanoj pro la valutoŝanĝoj nuntempe havis tro altan tarifon, ke sekve tiu malaltigo proponita estas nur justa, k ke en landoj kun malaltaj valutoj kiel Ĉeĥoslovakio kc. oni ja pagas fakte multe malpli ol en Nederlando, ke cetere la enspezocifero de holanda salajrulo citita de Abio estas fantazia, kiel montris la protestovoĉoj el la salono. Oni devas lasi al la administracio la liberon solvi laŭeble juste la tarifdemandon; tio ne estas ĉiam facila, en tempo kiam la valutoj ne havas stabilan inter-proporcion, k ofte ŝanĝiĝas. Ĉiuokaze ni zorgas ne malfavori tiun aŭ alian abonant-kategorion. Mi akceptas la rimarkigojn de K-do Vels pri la stilo de niaj gazetoj k konsentas kun li, ke tio estas tre grava demando; prave K-do V. diris, ke la redaktoro ne povas porti respondecon pri la stilo de l’aŭtoroj, k ne povas plene reverki la ricevitajn manuskriptojn. La tuta afero estas afero de eduko, de memeduko precipe. La proponon pri transformo de la enhavo de « La Lernanto » ni bonvole ekzamenos k esperas trovi la necesan apogon por povi doni la deziratan novan aspekton al « L. L. ». — La kritiko de K-do de Boer rilate la artikolon de Oĉjo estas prava. Bedaŭrinde ni mem ne povas kontroli la verecon de asertoj; ni devas fidi al la vereco de l’verkantoj. Ankoraŭ demando de eduko! El la kritikita artikolo ni eĉ forstrekis jam antaŭ publikigo diversajn tro polemikajn liniojn. Ni diru ankaŭ, ke ĝuste el Skandinavio la kunlaboro ne abundas. Kial alitendencaj K-doj ne esprimis sian opinion en « S. R. » aŭ sendis kunlaboraĵojn pri la ekonomia aŭ politika situacio? — La afero pri maldeca ŝerco en « L.L. » ŝajnas al ni mem… ŝerco. Sufiĉas, ke kursgvidanto, kiu ruĝiĝas pro honto antaŭ siaj kursanoj, estu iom elturniĝema, k li trovos la ĝustan respondon.
La atentigo de K-do Eneroth pri perant-laboro ŝajnas al mi pli grava. Ĝi estas malnova problemo neniam kontentige solvita. Ja principe ĉiu membro rajtas rekte rilati kun la asocia centro, sekve ankaŭ aliĝi pere de ĝi. La peranto funkcias, por faciligi la rilatojn inter membroj k administracio, sed se iu membro ne deziras tiun faciligon, neniu laŭstatute povas de-
— pàgina 5 —
vigi lin uzi la vojon tra la peranto. Ni nur povas rekomendi al la anoj tiun ĉi vojon. Ni ja komprenas k aprobas, ke ĉiu peranto volas havi kompletan liston k kontrolon pri ĉiuj SAT-anoj en sia loko. — Mi ĝojas, ke la du SAT-anoj el Valencio, ĉe fino de la debato pri suplementa artikolo al « Popola Fronto », promesis havi lojalan k sindoneman sintenon rilate al SAT, k sekve akceptas la SAT-anecan disciplinon. Restas la fakto, ke ni, P.K., bedaŭras, ke K-do Bosk, ano de SAT, perdis la paciencon, kvankam li sciis, ke la artikolo estis sendita al la redaktanto de Sennaciista Frakcia Bulteno, k surpaŝis tiun neordan vojon.
Restas al mi, je la nomo de la P.K., peti fidesprimon per voĉdono. Niaflanke ni promesas daŭre agadi ĉe la gvidposteno serve al nia asocia idealo k por la plua prosperigo de l’organizo.
La Raportaro per manleva voĉdono estas akceptita unuanime.
K-do Bout, parolante pri la Konflikt-Komisiono, diras, ke nenio grava estas por raporti, krom pri la kazo de la rondo en Opsund (Norvegio), pri kiu aperis noto en « S-ulo ». La ĝisnuna K.K. ne volas esti reelektata. La Roterdama SAT-rondo tamen estas preta funkciigi novan K.K.
K-do Bosk ne estas kontraŭ la roterdama K.K., sed opinias tamen, ke la K.K. devus sidi ĉiujare en alia urbo. K-do Chiland proponas Manĉestron, k la manĉestraj K-doj konsentas kandidati.
K-do Langsholt (Opsund) klarigas, ke en la konflikto inter eksperanto k SAT-anoj en Opsund ne temas pri eksigo el SAT, sed nur pri nov-elekto de peranto, ĉar la ĝisnuna peranto eĉ ne sciis, ke kvar SAT-anoj troviĝas en Sarpsborg-Opsund.
K-do Abio : Ni konstatis, ke la « peranto », K-do Borgen, eĉ ne scias paroli esperanton. Nu, kiu volas esti SAT-ano, tiu unuavice devas esti lingvokapabla esp-isto. Borgen estas neŭtralema k ne povas legi niajn gazetojn. Ni preferis nerespondi al la K.K., ĉar la afero ne ŝajnis aparteni al la kompetento de la K.K.
K-do B. Vels (K. K.-ano): Ni ricevis leteron el Sarpsborg, ke iu SAT-peranto agas tute malbone, eĉ tute ne estas esp-isto. Kion ni devas fari? Ĉu diri : ili pravas, li estas etburĝa ktp.? Do ni rekomendu al SAT eksigon lian? Tion ni ne povas fari. Estis por ni malfacila afero. Nu, oni ja iam elektis tiun personon kiel peranton. La lokaj SAT-anoj havas la rajton eksigi lin kiel peranton, sen interveno de la asocia instanco.
K-do Bout ree konfirmas, ke oni sendis al la K.K. nur tiun bagatelecan lokan konflikt-aferon.
La raporto de la Konflikt-Komisiono estas akceptita kontraŭ 2 voĉoj. Oni elektas Manĉestron por funkciigi la novan K.K.
K-do Sulski (prezid.) konstatas, ke ĉiujare la Regularo pri Frakcioj devas esti rekonfirmita, se ne estas ŝanĝo-proponoj okaze de faritaj spertoj. Estas prezentata nenia ŝanĝo-propono ; sekve la Regularo voĉdone estas rekonfirmita en la nuna formo. Unuanime.
K-do Sulski transdonas prezidon al K-do Hernandez k raportas pri la
Regularo pri Kongresa Gvidado
Li pravigas la bezonon de Kongresgvida Regularo sennacieca, ĉar en la diversaj landoj estas diferencaj kutimoj rilate prezidadon de kongresoj. En iu lando sufiĉas ke la prezidanto proponu fari monkolekton, por formalaperigi ĉiujn kongresanojn el la salono. Alie oni ĉiam devas fari longajn demandojn. Alie, se iu demandanto opozicias al la prezidanto, ĉi tiu frapas lin per martelo sur la kapon, k poste demandas al la ĉeestantoj : ĉu iu ankoraŭ havas ion por diri ? En Francio viro kisas viron ktp. Necesas do, ke por SAT-kongresoj estu starigata regularo kun la tendenco sennaciigi la kutimojn de kongresgvidado. K-do Sulski laŭtlegas la tekston proponitan de la Komisiono, kiu laboris super la regularo, kune kun la du amendoj (la teksto estas presita en junia « S-ulo », p. 50-51).
K-do Sugar (Manch.): Neniam mi vidis en tiom konciza k konkreta formo tian bonan regularon pri kongresoj. Mi gratulas la komisionon k speciale K-don Sulski, ĝian sekretarion. Mi faras nur jenan rimarkon : Post longa debato, kiu povas daŭri pli ol dum unu laborkunsido, la K-doj emas forgesi la antaŭe esprimitajn opiniojn. Mi opinias, ke la prezidanto devas sumigi la « por » k « kontraŭ » k resumi la du opiniojn, por povi bone konstati la valoron de ambaŭflankaj argumentoj k mem voĉdoni laŭ la ĝusta vojo. Pri la amendo Veen mi opinias, ke neniu povas certigi, ke li povos ĉeesti la kongreson, 6 monatojn antaŭ la kongreso. Ofte la K-doj eĉ ne scias semajnon aŭ tagon antaŭe, ĉu ili povos partopreni. Tiu propono Veen praktike ne estas aplikebla, kvankam teorie uzenda. Pri la dua amendo Veen mi rimarkigas, ke en la Manĉestra kongreso unu el la prezidantoj prezidis tiel, ke post lego de propono la K-doj unue devis anonci sian nomon, k poste oni vokis ilin laŭvice. Ĉi tie oni ne agis ankoraŭ tiele. La ĉi tie aplikata metodo ŝajnas al mi la plej bona. Povas esti, ke la fina frazo opinias la saman aferon. Sed pro timo neniu riskos levi la manon k paroli kontraŭ. Mi do deziras klarigon pri la lasta frazo de l’paragrafo B) de l’amendo Veen. Mi entute ne vidas klarigon pri proponoj k amendoj.
K-do Prent (Amsterd.) proponas ŝanĝon en la unua paragrafo. Li deziras proponi kiel prezidantojn ne difinitan nombron, sed tiom da membroj, kiom da kunsidoj okazas. En la tria frazo mi dezirus aldoni : « eventuale » proponatajn aliajn membrojn. — La frazo « sugesti ĉesigon de la debato » (nome la vorto « sugesti ») ŝajnas al mi anglismo ; la frazo estas simpligebla per forigo de tiu vorto.
K-do Lebacq : Ne necesas, ke ni multe babilu pri tio. En nia vivo estas la praktiko, kiu montras al ni la vojon. Mi ne intencas ripeti la samon. Hodiaŭ K-do Bartelmes, kiu konas iom la anojn, invitis la kongresanojn akcepti K-don el diversaj landoj por prezidi. Mi opinias, ke ni havas sufiĉan konfidon, por ke ni povu daŭrigi tiele. Ni akceptu la proponaron sen la amendoj. Kaj oni kune proponu, ke ni volas sperti la praktikeblon de la regularo, k post 2-3 jaroj ni vidos, ke la decido fariĝos el si mem.
K-ino Moore subtenas la regularon, sed ĝi kontraŭstaras la proponon de K-do Sugar ; oni ne akceptu la proponon, ke la prezidanto povu interpreti la rezolucion. Se tio okazos, la proponinto povos esti en malbonaj cirkonstancoj. Ekzemple, mi faris proponon ; oni ĝin tradiskutis dum du horoj ; mi respondas, k poste la prezidanto interpretos, k mi tute ne konsentas kun lia interpreto, sed mi povas nenion plu diri. Do la afero estus tute malbona. Se oni permesas al la prezidanto interpreti rezoluciojn, oni devas permesi al parolintoj ankaŭ la rajton de interpretado.
K-do Eerdmans (Roterd.) rekomendas la akcepton de l’amendo Frodelund. La respondeco ne devas kuŝi ĉe la prezidanto. Li ne havu rajton forigi personon. Ni akceptu do tiun amendon.
K-do Hernandez (prezid.): Ni studu ĝis morgaŭ la proponaron de la Komisiono k la sugestojn ktp de ĉiuj K-doj. Morgaŭ ni daŭrigos la debaton pri la afero. (Informo pri la kolekto-rezulto por hisp. K-doj). Estas vere hazardo k kortuŝa hazardo, ke mi devas mem ĝuste sciigi pri la rezulto de l’monkolekto !
TRIA LABORKUNSIDO
(3-a de aŭgusto, 10-a horo.)
K-do Hernandez prezidas.
K-do B. Vels anoncas pri merkrede okazontaj frakciaj k fakaj kunsidoj, same pri la ĵaŭda ekskurso al la maro.
Neniu plu anoncis sin por pridebati la kongres-gvidan regularon.
K-do Sulski komentas la kritikojn faritajn hieraŭ vespere. Li spertas, ke estus bedaŭrinde, se li ne havus okazon aŭ rajton denove fin-paroli pri sia propono. Ni devas provi kelkajn jarojn, por vidi ĉu ni povas eviti ĉian maljuston. Mi konsentas kun K-dino Moore, ke la prezidanto ne devas interpreti k komenti, sed tuj voĉdonigi pri afero. La regularo ne estas definitiva, sed ĝi nur estas bazo por kompleta k sennacieca regularo. Ne estas hazardo, ke ni sentas la bezonon de tia regularo, kiu estas kunigita el la diversaj kutimoj. Mi estas kontraŭ la amendo Prent, ĉar oni ne scias antaŭe, kiom da laborkunsidoj okazos.
K-do Sulski relegas la tutan proponaron plus la du amendoj. La amendo Veen estas voĉdone malakceptita kontraŭ 2 voĉoj. K-do Prent reprenas sian amendon. La propono de l’Komisiono estas voĉdonita laŭpunkte. Post akcepto de la unuaj alineoj — unuanime — oni voĉdonas pri la amendo Sugar, kiu donas al la prezidanto la rajton resumi la rezulton de l’debato pri iu propono, kontraŭe al la propono de la Komisiono. La ŝanĝpropono de K-do Sugar estas akceptita voĉdone per 96 voĉoj kontraŭ 55 por la Komisiona teksto.
Ĉiuj sekvantaj punktoj (8-14) estas unuanime akceptitaj ; ankaŭ estas akceptita la amendo Frodelund (ĉi tiu kontraŭ nur malmultaj voĉoj).
Difino de la karaktero de SAT
K-do Prent (por la Propon-Komisiono) legas la unuan proponon (presita en marta « S-ulo », p. 32), kune kun la motivigo (presita). Diskutinte la proponon, ni unuanime venis al la konkludo, ke la ŝanĝo en la statuta teksto estas tre dezirinda. Vere SAT estas iel politika, k ni precizigas inter partipolitiko k ĝenerala politiko. La Komisiono proponas akcepti la proponon.
K-do Sugar : Mia argumento por la propono estas jena : Kiam iu enketas pri nia movado, ni donas ekzempleron de nia statuto aŭ buŝe klarigas niajn celojn. Kaj tuj ni renkontas la vortojn : « SAT, ne estante politika… » ktp., k kelkajn liniojn poste oni legas pri « klasbatalaj [?] laboristaj partioj… » Mi povas montri tion per alia bildo. Nia asocio estas kvazaŭ unuo. Tiu unuo dividiĝas en onojn, kiujn oni nomas frakcioj. Ĉiu frakcio estas nepre politika, ĉar se ĝi ne estas politika, ĝi estas Fako. Kaj se ĉiuj frakcioj, ĉiuj onoj estas politikaj, sekvas nur logike, ke ankaŭ la unuo estas politika ; tial SAT estas politika. Oni akceptis unuanime, sen ŝanĝo, la raportaron de la P.K. Mi legas unu frazon el tiu raportaro : « Iuj K-doj povus riproĉi al ni, kvazaŭ ni volas starigi politikan programon al SAT! Ne, K-doj! ni ne volas tion. Ni nur interpretas por la praktika agado la unuan statutparagrafon ! Politika ĉar klasa organizo, ni ja estas k restas ; sed ni ne faras partipolitikon… » Tial aŭtomate ni devas akcepti la de mi faritan proponon.
K-do Chiland opinias, ke por lumigi nian lanternon, estas necese, ke la P.K. konigu sian opinion pri la afero. La Komisiono jam diris, ke ĝi plene aprobas la vidpunkton de K-do Sugar.
K-do v. d. Starre (IJmuiden): K-do Sugar asertis : Se la onoj de unu unuo estas politikaj, konsekvence la unuo ankaŭ estas politika. Do, kiel : Arboj plus arboj formas la arbaron. SAT estas unuo, sed oni permesas formi frakciojn. Oni formas apartajn grupojn. La bildo elektita de K-do Sugar estas falsa. Mi kredas, ke tiu K-do havas eraran komprenon pri la strukturo de SAT. Se oni forigus la Fakojn k la Frakciojn, laŭ li SAT ne plu ekzistus. Mi kredas, ke ne ĉiu apartenas al iu fako aŭ frakcio.
K-do Bartelmes klarigas, ke la starpunkto de la P.K. estas tiu, esprimita en la ĉi-jara Raportaro, kiun ĵus citis K-do Sugar. Sekve la P.K. aprobas la proponon de K-do Sugar, kiu, laŭ ĝi, nur pli-precizigas la koncernan frazon en la Statuto k konformigas ĝin pli bone kun la kunteksto. En la sekvanta alineo ja oni parolas pri « klasbatalaj » organizoj, en la lasta alineo pri « liberigo de sia klaso » k eĉ en la unua frazo de l’paragrafo ni legas : « SAT celas… utiligi praktike la internacian lingvon esp-o por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ». SAT
— pàgina 6 —
sekve estas en tiu senco politika, ĉar ĝi estas klasa organizo.
K-do Anjo (el terorlando) : La propono de K-do Sugar estas bonega. Kiu aprobas klasan batalon, nepre devas esti politika. Ŝajnas strange, ke la P.K. de SAT ĉiam havas la kontraŭan opinion de la amaso laboristara. SAT-organoj atakas Sovetion, anstataŭ faŝismon. Ankaŭ la P.K. de SAT eldiru sian opinion pri la politikeco de SAT.
K-do Bosk (Val.): Mi kredas, ke la propono de K-do Sugar povas esti akceptata. Ĉar iu P.K. ano diris, ke la P.K. aprobas ĝin. La vorto « politika » signifas por ni « klasbatala », sed ne : « influita de partia aŭ privata politiko ». Ni ne bezonas diskuti ĉi tie pri Sovetio aŭ Hispanio. Tion oni povas fari poste.
K-do Abio : Malfacila estas mia tasko. Mi vidas kontraŭdiron de terminoj, se ni enkondukas en la koncerna frazo la vorton « partipolitika ». La fakto, ke la P.K. aprobas la proponon, ne povas esti argumento por ĝi. Kvankam SAT konsistas el personoj apartenantaj al diversaj politikaj tendencoj, ĝi ni [?] devas esti partipolitika, nek klasbatala.
K-do Kuiterman (Emmen) kontraŭstaras al la propono de K-do Sugar : SAT ne havas politikan tendencon nek politikan programon. Sub partipolitiko oni ĝenerale komprenas la politikan agadon por iu partio, sed ne por la bono de la Homaro. Li proponas anstataŭe jenan tekston : « SAT, ne estante politika partio… » ktp.
K-do De Bruin (Enschede) tute aprobas la proponon Sugar. Li opinias, ke oni povus trovi solvon, redaktante la tekston jene : « SAT, estante ne-partipolitika… » (skribita per unu vorto, kun ligostreketo).
K-do Cramer (Amst.): Estas danĝera afero klarigi mian tendencon inter ne-sampartianoj. Por mi ne gravas, al kiuj frakcioj vi apartenas ; la ĉefa afero estas, ke SAT kiel organizo estu ekstertendenca.
K-do Bartelmes : Ne akceptebla estas la teksto proponita de K-do Kuiterman, ĉar estas memevidente per la unua alineo de la statuto, ke SAT ne estas partio… La proponata teksto de De Bruin havas la malavantaĝon, ke ĝi estigas miskomprenojn ĉe aŭdantoj (ne legantoj) ; oni ja ne aŭdas la ligostreketon en la vorto « ne-partipolitika ». Ne ekzistas kontraŭdiro per enkonduko de la vorto « partipolitika », ĉar la vorto « klasaj celoj » troviĝas jam en la statuta teksto.
K-do De Vries (Amsterd.): SAT restu nur eduka asocio.
K-do Bout : En la statuto estas klare esprimite, ke SAT estas kultura organizo ; eble tamen oni ne plene komprenas la celon de SAT k ĝian statuton.
K-do Kuiterman : Se oni diras en la statuto, laŭ la propono Sugar, ke SAT ne estas partipolitika, do tio signifas, ke ĝi tamen estas politika ; k tion mi ne povas akcepti. Tiam, kiel socialdemokrato, mia loko ne estas en SAT.
K-do Sugar (konklude): Ĉu mi montris eraran bildon? Laŭ mi frakcio estas ono, parto el la tuto. Ĉiuj onoj el unuo formas kune unu vastan unuon. K-doj Abio k Kuiterman miskomprenas la celon de mia propono. Mi tute ne volas ŝanĝi la karakteron k la agadon de nia asocio. Mi restas fervora subtenanto al la kulturado k edukado de la laboristoj. Ekde 1921 ĝis hodiaŭ ni vivis en SAT erare. Mi ne volas diri, ke ĝi ne estis kultura. Mi ne volas diri, ke SAT alprenu al si specialan programon de politika partio. Mi nur volas montri al unu fakto, por komprenigi mian proponon : Ni kantas ĉiufoje ĉe fino de kunsido La Internacio-n. Ĉu tio do ne montras, ke ni estas en… politika organizo?
K-do Leblanc (St. Quentin): Mi timegas, ke se ni deklarus, ke SAT estas politika organizo, ni perdigus al SAT ĝian karakteron, k eble iuj SAT-anoj povus postuli, ke ĝi agu sur politika kampo. Oni devas almenaŭ klarigi, ke SAT estas kompreneble politika en tre ĝenerala senco. Ekzistas apartaj organizoj, kies celo estas agi sur la politika kampo. Sindikatoj k sportaj organizoj ankaŭ havas sian apartan celon. Mi kredas, ke via propono signifas danĝeron por la estonto. Se oni volas konservi al SAT ĝian bonegan karakteron, k montri ke ĝia rolo ne estas politika agado, tiam oni devas akcepti iun klarigan parton al la propono. Ni ne volas esti politika, sed propolitika organizo.
Voĉdono. K-do De Bruin reprenas sian tekston. Oni malakceptas la tekston proponitan de K-do Kuiterman (« SAT ne estante politika partio… ») per 112 voĉoj kontraŭ 52 (sekve la propono Sugar estas akceptita).
La pacproblemo
K-do Prent (Prop. kom.) legas la tekston de la dua propono (pri « aliĝo al la Kuniĝo Universala por la Paco ») — presita sur pĝ. 58 en julia « S-ulo » — k jenan skribe donitan klarigon de K-do Coen (Bruselo), kiu mem nur povis ĉeesti la kongreson ĝis lundo tagmeze : « La 3-an de septembro 1936 okazis en Bruselo la 1-a Kongreso de R.U.P. (Kuniĝo Universala por la Paco), al kiu partoprenis 4000 delegitoj el 35 landoj. Homoj apartenantaj al multaj, diversaj organizoj, laboris dum tri tagoj k entuziasme aprobis jenan pac-manifeston : Pli ol 4000 deleg. el 35 l. k reprezentantaj 750 naciajn organizojn k 40 internac. org., donas al la R.U.P. la plenan apogon de ĉiuj pacfortoj. Religiuloj, eksmilitistoj, sindikatoj, kooperativoj, intelektulaj, virinaj, kamparanaj, junularaj asocioj, politikaj partioj, konservativuloj, liberaluloj, demokratoj, socialistoj, komunistoj. Nia alvoko estas k restas : « La paco estas en danĝero, ni devas savi ĝin ». Kvar ĝeneralaj principoj estas k daŭre formas la bazon de R.U.P. 1) Agnosko de la nerompeblo de traktatdevoj ; 2) Plimalgrandigo k limigo de armado per internaciaj interkonsentoj k malaperigo de la profitoj rezultantaj el la armila produktado k komercado ; 3) Plifirmigo de l’Ligo de Nacioj, por malhelpi k ĉesigi la militojn per organizado de kolektiva sekuro k reciproka interhelpo ; 4) Starigo en la kadro de la L. de N. de aparato efikanta por solvi pace la internaciajn konfliktojn, kiuj povus estigi militon. La tri pasintaj tagoj en komuna laboro plifirmigis nian konvinkon, ke la homaro en sia granda plimulto kun abomeno forpuŝas la ideon pri fatala milito. Dum la nuna malkvieta periodo, nia R.U.P. invitas ĉiujn popolojn firme defendi la pacon. Al tiuj, kiuj ne ankoraŭ kunagas, ni direktas la plej fervoran alvokon por partopreni en nia granda entrepreno, k akceptante neenmiksiĝon en internaj politikaj demandoj, ni havas nur unu celon : al ĉiuj popoloj, grandaj aŭ malgrandaj, sendistinge k plenegalece, prizorge certigi la Pacon. Nia nura malamiko estus la atakanto, kiu perfortante la internacian leĝon detruus la mondan pacon. Nia unua tutmonda klopodo por kunigi la pacajn fortojn disigitajn en la diversaj landoj, nur estas komenco. En ĉiuj landoj nepre estos centro unuiganta ĉiujn pacfortojn. Kuraĝigite per la sukceso de nia unua provo, decidante senlace daŭrigi la entreprenitan taskon, ni postulas de tiuj, kiuj konscias pri la gravo de la nuna tempo, labori en ĉiuj organizoj k medioj, por triumfigi la grandan principon de R.U.P. k por krei tiun potencan popolmovadon, kiu malhelpos al militfortoj pereigi la homaron pere de la modernaj sciencaj militiloj ».
« Sekve de tiu pac-manifesto unuanime aprobita, mi proponas al la SAT-kongreso, ke SAT aliĝu al R. U. P. D-ro Zamenhof kreis nian lingvon paccele. Ni honoros lian memoron, plifortigante tiun movadon per nia kunhelpo ».
La skribo de K-do Coen estas iom neklara. Tamen, jam la unuan principon, tiun pri « agnosko de la nerompeblo de traktatoj » ni ne povas akcepti. Krome, SAT principe ne devas aliĝi kiel organizo al iu ajn alia organizo, tiel kreante precedencon, kiu povus inciti aliajn K-dojn fari similajn proponojn rilate aliajn organizojn. La Komisiono ne rekomendas la aliĝon, sed lasas la liberon al la membroj, individue aliĝi al la organizo.
K-do Lebacq: K-do Coen lasis la leteron, sed certe ni devas senkulpigi lin. La bruselanoj bone memoras la propagandon, kiun li faris por R.U.P. Cetere siatempe aperis artikoleto en « S-ulo » pri la okazintaĵo. Ĉiuj politikaj grupoj partoprenas en la organizo. La ideo venis al K-do Coen peti la aliĝon de SAT. Sed antaŭe oni devas ekzameni k klarigi la aferon. Estas internacia kunvenego, sed mankas al ili ankoraŭ la internacia lingvo ; oni tamen intertraktas jam pri tio sur la esp-a kampo. Mi bone komprenas, ke en ĉiuj landoj oni ankoraŭ ne bone scias pri la movado. La venonta kunvenego okazos verŝajne en Parizo.
K-do Bartelmes : La P. K. malrekomendas la aliĝon al R.U.P. kiel al ajna alia fremda organizo, pro principaj konsideroj. Se ni decidus la aliĝon al R.U.P., ni povus same decidi la aliĝon al la « Kuniĝo internacia kontraŭ milito k militismo » (sidejo en Parizo), kiu ankaŭ uzas esp-on por sia propagando, kiel vi povas vidi per la flugfolioj disdonitaj en tiu ĉi salono. Ni do ne kreu precedencon, sed pli ĝuste, se ni dezirus tion, aliĝu individue al tiaj asocioj k propagandu ĉe ili por la adopto de esp-o. Tiel plej trafe ni servas la pac-idealon de Zamenhof k samtempe la veran pacon inter la homoj. Kiel organizo ni neniel aliĝu al tia asocio, tiom pli k ke diversaj punktoj por multaj inter ni estas absolute neakcepteblaj (agnosko de traktatoj k konvencioj, do ankaŭ de la versajla traktato? subteno al la Ligo de Nacioj, ktp., kc).
KVARA LABORKUNSIDO
(3-a de aŭgusto, 20-a horo.)
Prezidas K-do Faulhaber. Komunikoj de K-do B. Vels.
K-dino Buis (Bussum) kontraŭas al la aliĝo al R.U.P. Ĝi celas nur la plifortigon de la Ligo de Nacioj en ĝia aktuala formo. Tio implicas la nacian defendon, koloniajn militojn k la tutan L. d. N.-programon. Laŭ mia opinio ni ne honorus la memoron de Zamenhof aliĝante al tiu Kuniĝo.
K-do Kaŝo (Germ.): Mi venas el lando, kie regas la faŝismo, k mi miras, kiel oni pritraktas ĉi tie la problemojn, kiuj grave tuŝas la viv-interesojn de la laboristaro. Ĉi tie estas anoj de pluraj, diversaj porpacaj unuiĝoj ; plue parolas anoj de la diversaj politikaj partioj. Ĉiuj estas internacilab. tendencaj. Se mi komparas la cirkonstancojn en tiuj landoj, mi perdas preskaŭ la esperon, ke iam la internacia laboristaro povos venki. La faŝista fronto treege plenformite marŝas al sia celo. Oni disputas k forgesas, ke en iu lando oni iam same disputadis kiel ĉi tie. Kaj intertempe la faŝistaj fortoj kolektiĝis, k dum iu tempo ni ricevis batojn sur la kapon, k iun tagon, kiam ni ekvekiĝis, regis faŝismo. Se ni esperplene iras eksterlanden por pritrakti niajn aferojn, k vidas, ke ĉi tie la laboristoj dormas kiel estis ĉe ni, tiam ni preskaŭ perdas la esperon. Kial aliĝi al paca unuiĝo? Ĉu necesas propagandi la pacon? Ĉu ne ĉiuj ni propagandas la pacon? Mi diris, ke mi venas el faŝista lando. Mi ne estas faŝisto. Oni diris al vi « Ne fidu iun ajn K-don, kiu venas el… ĉar ĉie estas faŝistoj. » — Hitler ĉiam diris, ke li deziras, volas la pacon. Mi ne kredas, ke Hitler estas tia frenezulo, kredi ke li havas la forton venke konkeri la tutan mondon, ke li imagas havi la forton kiel Stalin k aliaj. Aŭ ĉu vi kredas, ke aliaj, iamaj socialistoj aŭ komunistoj, tuj tiel rapide aliĝis la nacisocialismon? — Hodiaŭ posttagmeze ni havenveture preterpasis kelkajn ŝipojn el la nacisocialisma regno. Oni salutis la ŝipanojn levante la pugnon. Kaj la germanaj kamaradoj redonis la saluton, sed per la faŝisma saluto. Verŝajne estis nederlandaj K-doj, kiuj malŝarĝis la ŝipojn. Sed germanaj K-doj redonis la saluton. Ĉu oni pensas, ke la tuta germana popolo nur tial voĉdonas nacisocialisme, ĉar ĝi estas devigata? Ne. Eble antaŭ kelkaj jaroj tiuj voĉdonantoj estis komunistoj, sed nun ili saltis al faŝismo. Se ili kore estus ankoraŭ komunistoj, ĉu tiuj germanaj ŝi-
— pàgina 7 —
panoj povus redoni la saluton faŝiste? Kial? Sed kiel tio povis okazi? Ĉar Hitler ĉiam akcentas : Ni deziras la pacon, nur serĉas kunlaboron kun la aliaj popoloj. Kaj la germana popolo kredas tion. Sed ne pensu, ke la plej granda parto de l’popolo estas stulta, kiel iu diris kontraŭ mi, ĉar la germ. popolo kredas tielnomatajn mensogojn. Estas erare, ke ni kiel internaciistoj ĉiam kondamnas ĉion, kion faras niaj malamikoj. Ni ĉion kondamnas, sed la faŝistoj armadas. Ni vokas : for la armilojn! Ni diskutadas, faras multan alarmon. Sed la faŝismo plue armadas. Tiuj faŝistoj ankaŭ ne ŝatas la militon. La ekssocialistoj k -komunistoj, ĉu ili nun subite komencas ŝati la militon? kaj konsentas kun Hitler? Ne, ili same multe ŝatas la pacon kiel ni. Mi rigardas la pozicion alimaniere, nome el la germana perspektivo. Kaj el tie la afero iom aliel aspektas, ol en Nederlando. Kio estas milito? Ĉu iu ajn povas diri tion? Mi legas en la verda folio de l’ « Kuniĝo Internacia kontraŭ Milito k Militismo » ankaŭ jenan postulon : « Por politika, ekonomia k socia justo inter popoloj, kiel fundamenta kondiĉo de absoluta paco ». Nun en Eŭropo la militdanĝero graviĝis. Laŭ mi, ĝi devenas nur el la politiko de l’faŝistaj ŝtatoj. Oni povas prijuĝi pli facile la problemon el la germ. perspektivo. Se en la ŝranko de iu familio ne estas sufiĉe da pano, tiam la patrino turnas sin al la monujo de la patro k per la mono aĉetas la bezonatan panon. Sed, se en la monujo de l’patro ne troviĝas moneroj, tiam okazas, ke la infanoj de la familio iafoje iras en la ĝardenon de la najbaro, por ŝteli kelkajn pomojn. Germanio estas en tiu kazo ; ĝi ne havas sufiĉe da mono por aĉeti la bezonatajn eksterlandajn varojn. Sed en la internacia vivo tiam okazas iom aliel. Se popolo ne havas sufiĉe, oni perforte iras al la aliaj k celas akiri tiom, kiom oni povas. Se iu sufiĉe forta potenculo helpas al tiu ŝtato, por ke ĝi akiru la necesan kontribucion, tiam la militdanĝero estas for. Sed tia forta potenco ankoraŭ ne ekzistas. Ne apelu, por eviti la militon, al la bona volo de homoj, — aŭ tiam kreu sufiĉe grandan potencon, kiu havos aŭtoritaton por devigi krei la pacostaton. Tiu potenco devus prizorgi la vivbezonojn de ĉiuj popoloj. Tion celante, vi farus pli bone, ol decidi la aliĝon al tiu aŭ alia pacorganizo. Se mi havus tempon, mi ankaŭ esplorus la kaŭzojn, kiel povis venki la faŝismo en diversaj ŝtatoj, eĉ en tiuj landoj, kie ekzistis plej fortaj laboristaj organizoj, nome en Germanio. Sed por starigi la pacon, oni ne devas rompi la armilojn, sed gardi k bone flegi ilin.
Voĉdono pri la 2-a propono. La propono estas malakceptita kontraŭ 11 voĉoj.
SAT-Servoj. Venontaj kongres-urboj
K-do Prent (Prop. Kom.) laŭtlegas la trian proponon (presita en julia « S-ulo », p. 58), pri la servo-devoj de SAT-ano. Nome de la Komisiono li esprimas la bedaŭron, ke io tia devas aperi en niaj organoj.
K-do Bartelmes klarigas, kial la P.-K. faris tiun proponon, nome nur por memorigi publike ĉe la kongreseja tribuno al la SAT-anaro, ke ĝi ne nur havas rajtojn, sed ankaŭ devojn laŭstatutajn. Li relegas la [?] paragrafojn 26 k 27 de la Statuto, kiuj postulas, ke SAT-ano estu servema k interhelpema ĉe orde faritaj petoj, vojaĝoj ktp. Ĉar la P.K. ricevis diversajn plendojn pri nerespondo al leteroj, kvankam estis aldonita respond-afranko. Tio estas bedaŭrinda k ne devus okazi.
La propono estas akceptita unuanime kiel rememorigo al la SAT-anoj pri iliaj moralaj devoj kontraŭ la sam-asocianoj en la mondo.
K-do Thorsen (Kopenh.) volas inviti al Kopenhago en 1939. La Dana landa organizo estas nur dujara, sed nia movado dum la lastaj jaroj prosperas, k en Kopenhago estas jam 14 SAT-anoj. Ni do sentas nin sufiĉe fortaj por organizi Kongreson. Povas ja okazi dum du jaroj multe da malhelpoj. Sed la minacoj de faŝistoj ne timigas nin ; ni senlace agadu! Ni povas promesi bone organizotan kongreson. En Danio regas lab. registaro depost 8 jaroj. Kaj en Kopenhago eĉ jam depost 20 jaroj la urbestraro estas laborista. Oni do havos okazon por studi k vidi la efikojn. Ankaŭ per nia kongreso ni povos kaŭzi gravan subtenon al la lab. esp. movado en tiu grava parto de Eŭropo.
K-do Chiland : Lastjare en Manĉestro du urboj kandidatis por organizi la kongreson en 1937. Konkurencis Roterdamo k Bruselo. Kaj oni voĉdonis por Roterdamo, sed samtempe deziresprimis, ke la kongreso en 1938 okazu en Bruselo. Ja tiam oni diris jam, ke oni ne povas antaŭvidi, kio okazos dum du jaroj. Mi faras la saman rimarkon rilate al Kopenhago, sed proponas jam la elekton deziresprime. Certe multaj ŝatos kongresi en Danio. Do mi plene apogas la prop. Thorsen deziresprimi jam nun por kongreso de 1939 en Kopenhago, akceptante por 1938 Bruselon.
K-do Lebacq raportas, ke en Bruselo mem la SAT-anoj opiniis, ke la kongresurbo depost 2-3 jaroj restas tro proksime en malvasta cirklo. Ili diris, se K-doj el pli malproksimaj landoj dezirus ŝanĝi la antaŭan decidon, tiam ili ne koleriĝus. Sed permesu al ni, jam en 1930 ni faris la saman invitproponon ; k ni lasis la preferon tiam al niaj amsterdamaj K-doj. Do, ĉu ni denove forŝovu nin alien?
K-do Delforge subtenas la prop. de l’dana K-do, sed ni aldonu : Se okazus tamen eksterordinaraj okazaĵoj, la P. K. devas nepre mem ŝanĝe decidi.
Oni voĉdonas unuanime por kongreso en Bruselo, en 1938, deziresprimante por Kopenhago en 1939.
K-do Lebacq dankas pro la akcepto de la invito, nome de la brusela SAT-rondo.
Gvidrezolucio
K-do Faulhaber legas la provizoran tekston de Gvidrezolucio, proponatan de la kongres-prezidantaro ; li tuj rimarkigas, ke troviĝas malgranda eraro en la multobligita teksto, kiun tenas ĉiu kongresano en manoj : devas esti parti-politikeca anstataŭ politikeca, en unu alineo ; tio estas logika sekvo el la voĉdono pri la propono de Sugar.
K-do Bosk (Val.) bedaŭras 1) trovi en la teksto neniun vorton, kiu koncernas la problemon de unueco inter la diversaj esp. organizoj. Kelkaj eble kredas, ke ni jam elprovis ĉiujn metodojn por atingi tiun celon. Mi deziras, ke oni konsideru la oportunon aldoni ion en tiu direkto ; 2) bedaŭras konstati, ke estas ne eĉ unu vorto pri Hispanio en ĝi. Tio ne estas multe stranga al mi, ĉar mi konstatis jam delonge, ke la P.K. de SAT ne kapablas juĝi la signifon de nia lukto. Mi ne diras tion por la SAT-anoj ĝenerale, kiuj ja tre bone subtenas nian batalon. Mi farus en la rezolucio specialan paragrafon pri Hispanio, se mi estus je via loko. Mi devas aludi la hieraŭan diskuton pri mia artikolo. Mi konfesas, ke mi ne estis disciplinita, k mi petas al ĉiuj pardonon pro tio. Sed okaze de tiu diskuto iu K-do intencis diri ion pli pri « Pop. Fronto ». Kaj oni ne konsentis, ke li parolu pli pri tio. Sed sufiĉe li parolis pri ĝi por aserti, ke « P. F. » fiatakis SAT. Eĉ li volis aludi artikolon el « P. F. »…
(La prezidanto interrompas K-don Bosk, rimarkigante ke li parolas ekster la temo.) K-do Bosk konkludas, ripetante resume, kion li diris pri la mankoj en la proponita teksto.
K-do Veen (Amsterd.): Laŭsence, mi povas konsenti la enhavon de la gvidrezolucio. Sed, en la formo, en kiu ĝi estas prezentata, mi trovas ion, kio ne estas laŭ mia plaĉo k kio laŭ mi certe kaŭzis dolorigan senton ĉe kelkaj, kiuj favoras al nia movado ne nur, sed kiuj ankaŭ staras ekster nia movado k tamen kun intereso rigardas al ni. En la rezolucio proponata ni legas i.a. iun aludon pri la politikaj partioj, pri « predikantoj de partipolitikaj idealoj ». Tio povas doni malbonan impreson, k kiuj ŝatas ataki SAT, tiuj havas ĉi tie bonan pretekston por tiu atako. Tial mi proponas al vi, forigi el la rezolucio, unua parto, la kvaran linion (« fermi la orelojn antaŭ la predikantoj de partipol. idealoj »). Ankaŭ la lasta frazo en tiu alineo estas multe atakebla k superflua, doloriga al multaj, nome « favore al agitvortoj k taktikaj konsideroj de la taga politiko, ŝanĝiĝantaj en la fluo de l’tempo, k kun la ekstaro aŭ malapero de tiuj aŭ aliaj tendencaj fluoj ». — Post tiuj forstrekoj la teksto estas pli klara. Oni celas per tiuj linioj ĉefe la gvidantojn, kiujn multaj el ni iom aliel taksas. Estas multaj, kiuj komprenas la neceson de partioj. Kiam temas ĉi tie pri influoj en niaj organizoj rilate certajn klopodojn, tiam sufiĉas la teksto en la formo, kiel mi ĝin proponas al vi. Ne necesas paroli pri ecoj de politikaj partioj. Temas ĉe ni pri unueco, kiu ebligas al ni kunlabori al komuna idealo, laŭ la celo de nia Asocio.
K-do Abio : La tekston proponitan mi opinias ĝusta k aprobenda ; se vi faros tiujn ŝanĝojn, kiujn K-do Veen proponas, vi elverŝos la infanon kun la bano.
K-do Anjo: Mi konsideras unu el la plej grandaj zorgoj nuntempaj la hispanan problemon, k bedaŭras, ke eĉ ne unu sola vorto troviĝas en la teksto pri la heroismo de niaj hispanaj K-doj. La hisp. milito estas pridiskutenda ; ĝi tuŝas niajn viv-interesojn k frapas nin ĉiutage. Se eble rezultiĝus la malvenko de la hisp. popolo, tio signifus la venkon de l’faŝismo en la mondo. Mi tre bedaŭras, ke ni klasbatalaj laboristoj el 18 landoj lasas al la hisp. K-doj la impreson, ke ni tute ne pensas al iliaj oferoj. La estraro de SAT asertas, ke el la unueco en la kadro de SAT rezultas plivigligo de nia esp-a laboro. Sed kiel do ili kontraŭlaboras la faŝismon? Per atakoj al Hispanio… (Interrompoj. K-do Bartelmes atentigas la ĉeestantaron, ke la parolanto mizuzas la gastrajton, ĉar li ne plu estas membro de SAT. K-do Anjo respondas, ke pro la cirkonstancoj en lia lando ne plu estis eble al li kotizi.)
K-do Kuiterman konsentas la unuan ŝanĝon proponitan de K-do Veen, sed ne la ŝanĝon en la lasta linio. La vorto « parti-politikeca » signifas ekpaŝon sur la erara vojo. Per nia karaktero ni estas politik-tendenca organizo. Sed nun oni skribas, ke oni havas politikan celon (« ĝia tasko estas plue…, sed neniel partipolitikeca »). En la statuto tio tute ne troviĝas (li legas la unuan statutparagrafon). Ni ne iru sur la politikan vojon.
K-do B. Vels : Ankaŭ mi volas fakte diri ion pri la samaj frazoj, pri kiuj K-do Veen jam parolis. Mi povas esti mallonga. Mi volas atentigi la kongreson, ke tiuj frazoj vere ne estas tuj kompreneblaj, k ni, la kongresanoj, certe ne povas plene kompreni, kion la proponintoj de tiu ĉi gvidrezolucio fakte celas diri. Multaj inter ni bone komprenas, pri kiuj personoj fakte temas. Estas aliaj organizoj, kiuj ĉiam kritikas nian organizon, pro tio ke ili volas favori al sia propra organizo. Tiu konkurenco estas plene el la mondo. « Ni devas uzi esp-on por la politiko », ili diras. Ja ili mem uzas, praktikas esp-on certe malpli bone ol ni ; sed oni tamen kritikas nin. Povas esti, ke la K-doj, kiuj redaktis la rezolucion, celas tiujn personojn. Pli bone ni povas, k eĉ nepre devas, verki sufiĉe ampleksan artikolon aŭ tutan broŝuron, por klarigi tion, pri kio fakte temas. Do tiu frazo naskas miskomprenon. Ni ŝanĝu la tekston laŭ la proponoj Veen.
K-do Delforge : Mi dezirus, ke ĉe la fino de l’1-a paragrafo oni ŝanĝu la vorton «politikeca» kontraŭ la vorto «parti-politikeca». Mi proponas aldonon. Mi opinias, ke ni devas unuec-agadi, eĉ kun la burĝoj, kiam tio estas necesa. La burĝoj kiel ni deziras, ke oni enkonduku esp-on devige en la lernejoj. Kaj kiu pleje profitas el tio? Ni, la laboristoj, ĉar estas multe pli da laboristoj ol burĝoj en la mondo. Estus bone, se ni povus unuec-agadi, je la nomo de l’kvar grandaj asocioj : SAT, IPE, IEL k UEA, k trovi terenon por unua paŝo en la senco de enkonduko de esp-o en la lernejoj. Kaj la kvar asocioj supre nomitaj povus proponi al ĉiuj registaroj la saman leĝproponon, tiel ke oni povu trovi laŭ la maniero de la registaroj internacian konsenton por unua paŝo. Devos okazi certe
— pàgina 8 —
multaj klopodoj k pritraktoj pri tio — sed ni estos farintaj la unuan grandan paŝon. Kaj poste la aliaj povos agadi multe pli facile. Ankaŭ pri la hispana lukto mi dezirus diri kelkajn vortojn. Mi opinias, ke ĉiuj SAT-anoj trovas, ke la granda epopeo de l’hispanaj K-doj rilatas al la celoj de la tuta Laboristaro, al kiu ajn tendenco ili apartenas ; eĉ la katolikaj k protestantaj laboristoj estas tuŝataj per ĝi. Ĉiuj civilizitaj homoj estas ĉe la flanko de la hisp. registaro. Mi do proponas du paragrafojn : 1) por akceli unuecagadon kun ĉiuj internaciaj esp. asocioj ; 2) por ke oni enkonduku novan proponon pri la deviga solidareco kun la K-doj hispanaj. Kaj ni enkonduku en ĉiu n-ro de « S-ulo » artikolon ampleksantan duonan paĝon, kiu traktas pri la lukto en Hispanio.
K-do Larsson (Göteb.): Ŝajnas al mi iomete strange, ke ni en la teksto proponita ne povas trovi unu vorton pri la hispana milito, pri la K-doj kiuj vivas k batalas en la faŝistaj landoj. Tuj kiam mi vidis la rezolucion, mi demandis min, kion diros la hisp. SAT-anoj, k tiuj en faŝistaj landoj, kiam ili ekvidos la rezolucion de la 17-a Kongreso. Ŝajnas al mi, ke SAT iomete timas la politikajn aferojn. Oni timas diri sian solidarecan saluton. Mi proponas, ke en la gvidrezolucio oni starigu la solidarecan saluton por la laboristoj, kiuj oferas sian vivon.
K-do Sulski : Mi ŝatus scii, kie la K-doj, kiuj kontraŭas la tekston de l’gvidrezolucio, pro tio ke ne estas en ĝi frazoj pri Hispanio, troviĝis kiam ni monkolektis por la hisp. K-doj ? Mi opinias, ke ni per tiu simpla ago faris pli grandan solidarecon, ol ni povus fari per vortoj. Kial, se la kritikantoj volas enmeti ion pri Hispanio, ili ne faras amendon? Se ili volas aldoni tian tekston, ili proponu amendon. Ne ĝis kiam tia amendo estas traktita, ili rajtas plendi. Oni atakis la redaktintojn de l’rezolucio sen pravo. Precipe la hisp. K-dojn mi petas resti objektivaj, ĉar ni en Britio mone iom subtenas la «Pop-Fronto»n. Do ili ne kritiku. Mi avertas la K-dojn el « Pop. Fronto », ke se ili daŭre atakas nian asocion, ni ne plu propagandos por ilia entrepreno.
K-do Nederpelt (Roterd.): Post kiam ni metis « unuecon » en la diskutadon, mi ankaŭ povas diri ion okazintan lastjare. Kiel ano de F.L.E. mi aŭdis, ke okazos en mia loko kunveno pri « unueco ». Kiel esp-isto k liberpensulo mi ŝatas aŭdi ion pri unueco. Sed mi aŭdis nenion pri tiu temo. Nur atakojn al anoj de FLE mi aŭdis. Oni volis eksigi nian estraron k elekti alitendencan. Ĉu tio favoras al nia movado? Certe ne. Se vi ne trankvile scias trakti la problemojn, nia SAT estos tute detruita.
K-do v. d. Starre (IJmuiden) : Zamenhof iam diris ie : Se ne estus se k tamen, mia scio dirus amen. Se oni forigus el la rezolucio ĉiujn frazojn, — restus la kerno de disputoj lastaj, restus la riproĉo ke SAT ne favoras la batalon de la hispanoj. Aperis riproĉo de la «Pop. Fronto» k respondo de la Plenum-komitato. Poste aperis en « Pop. Fronto » ironiaĵo de iu, kiu ne trovas sin en la glacia zono. Do li volis diri per tio, ke li havas ankoraŭ iom da varmo en la koro. Vi ĉiuj verŝajne senescepte sentas vin frate ligitaj al la hispanaj K-doj. Tamen mi ŝatus eksponi alian flankon de la afero. Mi ne pretendas doni al vi je la fino de mia parolado plenan, klaran solvon. Tamen la alia flanko estas tiu : Kiam oni parolas en « Pop Fronto » k aligazetaj artikoloj pri la lukto de la hisp. K-doj, oni kelkfoje diras : Ni venkos, ni certe venkos. Kaj kion sentas multaj K-doj? Se la hisp. K-doj venkos, tio kostas sangon, homan sangon. Mi demandas : Ĉu tiuj soldatoj en la malamika armeo : la maŭroj, la blankarmeanoj, la germanoj k.a., ĉu tiuj soldatoj ne estas ankaŭ proletoj? Ĉu ili ne estas niaj fratoj? Se vi neas tion, tiam vi ankoraŭ ne havas la ĝustan komprenon pri « Proletoj tutmondaj, unuiĝu ! ». Oni nur povas diri pri tiuj proletoj, ke ili estas stultigitaj per opio laŭ ordono de la faŝistaj superuloj. Konfesu, ke ni verŝajne siamomente estos same stultaj. El 400 K-doj baldaŭ post eksplodo de milito 300 portos la uniformon. Nenia milito povas solvi la problemon, eĉ ne la hispana milito. Eĉ unu guton da sango ne valoras la socialismo.
K-do Lebacq : Mi trovas ĉi tie tre strangan manieron. Ni havas tekston de gvidrezolucio. Ĉu ni miksu kun tio la hispanan revolucion ? Ŝajnas al mi, ke nun ni devas ekzameni la rezolucion pri nia movado, pri la organizo, pri la laboro, kiun ni faris dum du tagoj. Pri Hispanio? Tio ne apartenas al la gvidrezolucio de organizo.
K-do Faulhaber (prezid.) admonas, ke oni nur okupu sin pri la gvidrezolucio.
K-do Bartelmes (P. K.) respondas, ke certe oni povas aprobi la forstrekon de la iom neklaraj frazoj, kiujn K-do Veen proponas forigi ; ĉar ili povus veki eraran ideon. Al K-do Bosk : La unueca deziro de SAT estas klare esprimita en la teksto, nome en la frazo : « La Kongreso ripetas sian inviton… » ĝis la fino de tiu alineo. Kio koncernas la hispanan militon, mi substrekas, kion ĵus jam diris K-do Lebacq : la celo de Gvidrezolucio ĉe la fino de la kongreso povas nur esti, resumi la efektivigitajn laborojn de la kongreso k doni direktilon por la gvidado de l’asociaj aferoj en la venonta agad-jaro ; ĝi ne povas sekve rilati al temoj ne-pritraktitaj aŭ starantaj ekster la organiza vivo. Se ni volas esprimi iel aŭ aliel nian simpation al la batalantoj en Hispanio, per apartaj vortoj, post la tiom klara elmontro de nia simpatio per la monkolekto, tio devus okazi ekster la rezolucio pri la organizaj aferoj, en aparta deklaro. Sed ne estis la tasko de l’redaktintoj de la rezolucio, zorgi pri tio ; ĝi estus la tasko de iu el la mezo de la kongresanaro. Al K-do Delforge : Por SAT ne stariĝas la demando pri kunagado kun la burĝoj, ĉar tia kunagado povas nur rilati eventuale la propagand-asociojn (LEA-ojn), sed ne SAT, kiu ne estas propaganda, sed aplika asocio ; nur sur la lingva kampo estas eble al SAT kunagadi kun neŭtralaj kompetentuloj. Al K-do Kuiterman : La vorto « parti-politikeca » estas tute konforma al la rezulto de la debato matena pri la propono Sugar. « Politikeca » falsus la rezulton de l’antaŭa debato.
K-do Kuiterman : La tasko de SAT ne povas esti partipolitikeca, ĝi povus esti nur partipolitika ; en la esprimo mem kuŝas konfuzo. Se la tasko de SAT ne estas partipolitika, ĝi tamen estas politika, k tion mi ne povas akcepti. Mi proponas ŝanĝi « neniel partipolitikeca » en « ne politika ».
K-dino Glodo opinias, ke mankas unu alvoka frazo ĉe la fino. La lasta frazo en la nuna formo aspektas tro « komerca ».
K-do Sulski (al K-do Kuiterman): Temas pri difino de termino. Eĉ striko estas politika agado. Nia kultura tasko ja estas direktita kontraŭ la kapitalisma sistemo. Ni mem instruas k instruiĝas por pli bone kontraŭi la nun regantan politikan sistemon. Tio ja estas politika agado, sed ĝi ne estas parti-politika agado.
K-do Veen : La vorto « partipolitika » ne multe diferencas de « politika ». Se estas diferenco, tiam K-do Kuiterman fakte pravas. Utilus ŝanĝi la vorton « superpartieca » per « supertendenca ».
K-dino Moore : Oni decidis hodiaŭ matene anstataŭigi en la statuto la vorton « politika » per « partipolitika », k nun oni ne povas ŝanĝi tion denove en la gvidrezolucio. Mi proponas interŝanĝi la unuan k duan alineon ; tiel K-dino Glodo havos kontentigon, k la finfrazo estas taŭga.
K-do de Vries : Laŭ la diskutoj, kiuj nun okazas, mi prave sentas, ke multaj ja hodiaŭ matene ne bone komprenis, kion oni voĉdonis. Laŭ mia opinio la plimulto voĉdonis por la politika tendenco, dum nun evidentiĝas, ke la plej multaj fakte kredas, ke ni voĉdonis pri nepolitika afero. Tio estas la kaŭzo por la miskompreno en tiu ĉi gvidrezolucio. Ni metu « politikeca » anstataŭ « partipolitikeca ».
K-do B. Vels : instigas, por eviti miskomprenon, denove precizigi, kio estis voĉdonita hodiaŭ matene.
K-do Captein (Hago): Antaŭe troviĝis en la statuto la vorto « politika » ; nun oni decidis ŝanĝi en « partipolitika ». Se inter la du vortoj ne estas diferenco, do la tuta debato ne necesis. Oni povas kompreni tiel aŭ aliel. Se oni devas konkludi, ke « neestante partipolitika » signifas, ke ĝi nun estas politika, tiam mi ne volas resti ano de SAT.
K-do Leblanc: Mi volas nur diri, rilate la aferon hispanan : Se oni diris, ke nia Asocio estas informa k interhelpa, do oni devas kiel eble plej objektive informi pri tiu afero. Ni donu lokon en « S-ulo » por informi. Se la vorto « interhelpa » signifas ion, do ni devas apliki la interhelpadon en la afero de Hispanio. Mi proponas aldoni post la vortoj « ĝi malakceptas la ideon de esp. internacio laŭ la modelo de la internacioj el malsamlingvanoj » la frazon : « kvankam ĝi estas preta agadi interkonsente kun aliaj laborist-tendencaj organizoj por esp-istaj celoj ».
K-do de Vries : Por esperantaj celoj ni ne nur devas kunagadi kun lab. organizoj, sed ankaŭ kun burĝaj.
K-do Veen : Estas logike, ke kiam prezentiĝas tia eblo de kunagado, oni eluzas ĝin ; por tio ni ne bezonas apartan amendon en la gvidrezolucio.
K-do Abio : La kunlaborado por enkonduko de esp-o en la lernejoj estas aparta propaganda ĉapitro k ne rilatas nian rezolucion.
K-do Bartelmes : SAT havas peresp-an k ne poresp-an karakteron. Ni ne miksu la du aferojn, k sekve ne parolu pri poresp-a kunlaboro en la rezolucio.
VOĈDONOJ : 1. La amendo proponita de K-do Leblanc estas malakceptita kontraŭ 2 voĉoj. 2. La forstreko de du frazoj laŭ la propono de K-do Veen estas akceptita per ĉiuj voĉoj ; neniu kontraŭ. 3. La interŝanĝo de la du alineoj, laŭ propono de K-dino Moore estas akceptita unuanime. 4. La vorto « tasko » en la lasta alineo, konsiderata kiel neakordigebla kun la vorto « parti-politikeca » k povanta kaŭzi miskomprenon, estu anstataŭita per la vorto « karaktero ». (Neniu kontraŭ). Definitiva teksto aperis en n-o 456.
La milito en Hispanio
K-do Lebacq (Brus.) deziresprimas, ke ni sendu la monsumon kolektitan dum la Kongreso por la bona funkciigo de malsanulejo en la postfronto de Hispanio. La Sindikatara k Laborista Internacio starigis tian malsanulejon en Torente. Ĉe ni multaj k plej diversaj sindikat-organizoj, ministoj, metalistoj, tramistoj k.a. multe monkolektis k forsendis ĉiufoje, kiam la sumo atingis 1200 bfr., ĉar tio estas la prezo por zorgi pri unu lito en la malsanulejo. Nia kolekto atingis pli ol tiun ĉi sumon. Ni decidu do, ĉu la mono iru al la infanoj aŭ al malsanulejo.
K-dino Moore (Lond.) volus, ke la mono estu destinata por aĉeto de armiloj.
K-do Faulhaber (prez.) subtenas la proponon de K-do Lebacq.
K-do Lebacq : La armiloj vundis k vundas niajn amikojn en Hispanio. Ĉu ni ne prefer-uzu la monon por resanigi? por kuraci la vundojn k malpliigi la suferadon de la K-doj en Hispanio?
K-do Hernandez (Val.): En la komenco mi diris, ke ni faris longan vojaĝon, ne por plori pri niaj suferoj, nek por fanfaroni pri heroaĵoj, nek por plendi pri manko de solidareco aŭ io tia. Ni venis ĉi tien, por esprimi al vi voĉe, kion ni skribas per « Popola Fronto », por ke vi klare vidu, ke « P. F. » estas redaktata de homoj, kiuj spertas tion, pri kio ili skribas. Ni konstatas konfuzon. Iu K-do prezentis nin ĉi tie en la sama aŭ preskaŭ pli malfavora aspekto ol la ribelintojn. Ni diris multfoje, ke ni estas paca popolo, ke ni devas defendi nin kontraŭ la atako de l’internacia faŝismo. Ni postulas helpon, ni postulas armilojn, certe, sed ankaŭ komprenon por nia tasko, por nia afero. Ankaŭ por la afero de la gazeto « P. F. ». Sonis ĉi tie la plej akra riproĉo, tiu ke ni atakas al SAT, ke
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 75
ni atakas la amikan organizon. Ni estas sufiĉe fieraj por diri, ke ni ne atakas, nek atakis iun. Ni nur respondis al riproĉoj, atakoj de iuj faritaj al ni. Ni promesas al vi, ke nenial k neniam ni incitas polemikon, nek komencas aŭ komencos atakon. Sed kiam aperas ofendeto, atako al ni, aŭ konfuza frazo, — per la sama tono, laŭ sama maniero kiel ĉiam, ĝis nia venko aŭ nia pereo, ni respondas. Al atako per atako, al ironiaĵo per ironiaĵo, al moko per moko, al bato per bato. En tiu senco ni estas pretaj. Ni ankaŭ diras, kiam ni vidas bonan volon, ke ni havas vortojn por danki al tio. Kiel ajn, — per mono k per vortoj k per pensoj ni ŝatas solidarecon. Tial ĉu la propono de K-do Lebacq, ĉu tiu de K-dino Moore, ĉio estas bona. La K-doj en Hispanio bezonas, por defendi sin k venki, armilojn, k ankaŭ medikamentojn. Por venki oni ne bezonas esti prava. Estas necese esti forta. La germanaj volontuloj estas nur en niaj vicoj. Ĉe la alia flanko ne ekzistas germanaj volontuloj. (Intervoko : Proletoj tamen ! Proletoj; ili havas patrinojn k infanojn!) Ni havas la devon batali kontraŭ ili, ĉar ili atakas nin. — Nenia ofendo aperas en « P. F. » kontraŭ iu ajn; sed ankaŭ ni ne silentas, se aperas en iuj gazetoj konfuzaj konceptoj, erare interpretataj. Ĉar kompreneble, por venki k triumfi k por vivi ni bezonas vin. Eĉ por vivi! Por fiaski, perei, perdi la militon, por tio ni ne bezonas vin. La hispana popolo bezonas la internacian solidarecon por venki.
K-do B. Vels : Ni suriris sufiĉe gravan k por nia movado sufiĉe danĝeran terenon. Oni ne devas forgesi, ke ni vivas en kapitalismo, k ke en tiu kapitalismo reĝimo trudiĝas multaj leĝoj. Ni devas esti singardaj ĉi tie rilate la eksterlandajn Gek-dojn, pritraktante aferojn, kiujn ni nun pritraktas. Mi komprenas, ke oni ŝatas pritrakti tiun temon, kiu tuŝas nin ĝiskore. Sed ni devas konservi nian prudenton. Se nun la afero fakte finiĝas per tio, ni povas esti ĝojaj. Mi proponas al la kongreso rajtigi la Roterdaman SAT-rondon transsendi la monon al Hispanio, ĉar por tio ni ĝin kolektis, k ni en Roterdamo zorgu, ke ne nur parto el niaj K-doj ricevu la sumon, sed ĉiuj hisp. batalantoj ricevu ĝin, la K-doj, kiuj meritas ĝin. K-do Hernandez en la solena malferma kunveno diris, ke la afero en Hispanio statas tiel, ke ĉiuj batalas kontraŭ la faŝismo en unu fronto. Sed K-doj, kiuj estas informitaj pri la faktoj, scias bone, ke tio estas mensogoj. Mi vere bedaŭras devi diri tion. En la fronto kontraŭfaŝisma batalas laboristoj kontraŭ laboristoj. (Intervoko : Perfiduloj!) Mi ne ŝatas tuŝi tiun ĉi malagrablan aferon. Sed ni kiel honestaj laboristoj ne povas akcepti, ke oni donu la kolektitan monon al certa grupo en la antifaŝisma kampo. Mi bedaŭras, ke ekzistas grupoj. Sed ni ne rajtas fermi niajn okulojn antaŭ la faktoj, k vi kiel konsciaj laboristoj estas devigataj konsideri la aferojn pri Katalunio. Ankaŭ tiuj K-doj estas niaj K-doj. En la komenco de l’milito ili eble estis la plej heroaj K-doj, kiuj tuj frakasis la faŝismon; ili ankaŭ faris komencon rilate la proletan revolucion. Ni devas pensi k ne nur aplaŭdi. Ĉu ili bone aŭ ne bone agis, vi povas juĝi tion. Laŭ sia politika konvinko ili agis : Ni devas frakasi la faŝismon, k plej bone ni povas fari tion per formalaperigo de la tuta burĝa sociordo. Ili do konstruis multajn konstruaĵojn, k ili tenis tiujn konstruaĵojn. Sed en majo okazis la kontraŭrevolucio kontraŭ la socia movado, k el Valencio la registaro sendis soldatojn kontraŭ laboristajn K-dojn, anoj de alia laborista tendenco. Kaj tiuj antifaŝistoj troviĝas nun en la karceroj, se oni ne retrovis ilin kiel kadavrojn. Se oni en « Popola Fronto » aperigas artikoletojn kiel « Amika atentigo » (15. julio) k atakas la laboristaron de Katalunio, nu, por prikritiki k ataki la agadon de tiuj laboristoj, oni havas la rajton. Sed en tiu artikolo, nur pro tio ke ili havas alian ideon pri antifaŝisma batalo, oni nomas ilin spionoj, K-doj! Tio ne jam estas atako, sed fia kalumnio, nomi malsamopiniantojn agentoj de l’faŝismo !
(Intervokoj k propono de K-do Nederpelt sendi la duonon el la mono por akiri hospitalliton k la alian duonon por aĉeti armilojn.)
K-do Vels finas restarigante sian proponon lasi la decidon pri uzo de l’kolektita mono al la Roterdama SAT-anaro.
La propono Vels estas akceptita kontraŭ 4 voĉoj.
K-do Sulski protestas kontraŭ la reparoligo de K-do Hernandez : La tuta afero estas ekster la tagordo. Mi ne venis ĉi tien por aŭdi diskutojn pri la militaj problemoj en Hispanio.
La Kongreso per plimulto decidas aŭskulti respondon de K-do Hernandez.
K-do Hernandez : Kun miro mi aŭdis romanon pri fremda lando ; devas esti revo; pri Hispanio ne povas temi la vortoj de K-do Vels. Mi deklaras ĉi tie, ke mi reprezentas ankaŭ la Esperantan Antifaŝistan Komitaton de Katalunio. Pasintan tagon, kiam ni restis en Barcelono, ni estis en ampleksa kunveno kune kun ĉiuj delegitoj de esper. organizoj en Barcelono. Tiukaze mia voĉo, mi kredas, havas ian aŭtoritaton. En Hispanio ĉiuj batalas unuecfronte kontraŭ la faŝismo. En la registaro formita de Largo Kabal’ero troviĝis kvar ministroj anarkistaj; estis krome 2 ministroj komunistaj, cetere 2-3 ministroj respublikanaj, unu katolika basko, k 4-5 socialistaj K-doj. Tiu registaro sub gvido de L. Kabaljero havis la fidon de la tuta popolo. La 4-an de majo okazis stranga, mistera ribelaĉo, por ataki la organizajn flankojn de la registara politiko, kiun kun-aprobis kvar anarkistaj ministroj, O. Garcia, Fed. Montseni, J. Lopez k J. Peira. (Akraj intervokoj, ankaŭ el la tribunoj.) En Hispanio ni persekutas neniun, krom la friponojn. (Granda bruo.)
K-ino Glodo (Parizo) faras ordo-proponon : La kongreso suriris danĝeran terenon. Ni devas memori, ke ĉi tie ni povas pridiskuti, sed ne solvi la problemon. Se ni havas fervorajn SAT-anojn en Valencio, ni ankaŭ havas tiajn en Barcelono. Sekve mi proponas forlasi tuj ĉi tiun diskuton.
La ordopropono estas akceptita sendiskute.
K-do Vels legas salutleteron el terorlando k komunikojn pri la merkrede okazontaj frakciaj k fakaj kunsidoj de sennaciistoj, anarkistoj, sovet-komunistoj, komunistoj (III-a Internacio), kooperanoj, virinoj k geinstruistoj, stenografoj, k pri senpaga vizito al la pasaĝera ŝipego STATENDAM. Krome li petas pardonon pro kelkaj akraj paroloj en la diskuto pri Hispanio.
K-do Faulhaber (prez.) : Dum du tagoj en kvar laborkunsidoj ni amike diskutis. Nur en la lastaj minutoj la aferoj pliakriĝis ; ankaŭ mi iomete kulpas, ĉar mi ne tuj intervenis, k vi aŭdis lingvon iom akran. Tamen kontente mi konstatas, ke vi sciis kun bonvolo akcepti la diversajn opiniojn. Ni esperu, ke tio same okazos ankoraŭ plue en la venontaj internaciaj kongresoj.
Mi dankas vin pro via regula ĉeesto. Kvankam ni parolis pri temoj kelkfoje sufiĉe sekaj, la salono ĉiam estis plena de komenco ĝis fino de la kunsidoj. Mi esperas, ke ni ĉiuj renkontiĝos denove venontjare en Bruselo.
Finkanto : Fratoj, al sun’.
NIA POŜTO
8101. — Via interesa verkaĵo aperos en « S. R. ».
Hagelen. — Ni uzos vian artikolon, verŝajne en « S. R. »; sed via titolo ne taŭgas, ĉar estas nederlanda dirmaniero.
19.920. — Poloj estas anoj de gento pola ; polianoj estas ĉiuj homoj surloĝantaj la teritorion de l’pola ŝtato, do ankaŭ malplimultanoj (ukrainoj, germanoj, kc.).
La Esperanto-Klubo en Norrahammar aranĝos esp. ekspozicion en la fino de septembro. Danke akceptos gazetojn, broŝurojn, PK., ktp. Sendu al : Gerhard Nilsson, Dalsfors, Norrahammar, Svedio.
[REKLAMO p.9] POR LA KURS-SEZONO UTILIGU la SAT-LERNILOJN : por komencantoj — PETRO, la interesa rakonto aranĝita kiel lernolibro laŭ duonrekta metodo, riĉe ilustrita ; kun ekzercaro. Fr. fr. 6.— | por progresantoj — UNUA LEGOLIBRO, 104 paĝoj. Multaj ilustroj. Lingvaj klarigoj al ĉiu ĉapitro …… Fr. fr. 6.— | por studrondoj — GVIDILO tra la ESPERANTO-MOVADO (2-a eldono ampleksigita) 80 paĝoj ……….. Fr. fr. 5.50 | — La LAB. ESP. MOVADO antaŭmilita (36 pĝ.) ……Fr fr. 4.— | SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20
Komuniko de la Sovet-Komunista Frakcio en SAT
Dum la 17-a Kongreso ni kunvenis dufoje, kun la duobla celo : priparoli politikajn k organizajn problemojn. Ambaŭ kunvenoj estis vizitataj de nur malmultaj K-doj, pro tio, ke ili okazis samtempe kun aliaj kunvenoj k pro nesufiĉa preparo. La nuna sperto ebligos pli bonan organizadon en Bruselo. Tamen ni ne estas nekontentaj. Kvino da K-doj kunlaboros al nia revuo « Klasbatalo », (Por provn-oj : Marcelo Leereveld, Amstelveenseweg 753-I, Buitenveldert, Amsterdamo (Suda), el kiu ni dum la kongreso vendis preskaŭ centon.) K-doj, kiuj aĉetis k volas aboni : skribu ! Abonprezo proksimume 1/2 resp. kup. por ĉiu n-ro. La politikaj diskutoj tuŝis ĉefe jenajn tri punktojn : « leninismo », batalo por k organizado de vere komunisma socio, k la t.n. socialismo konstruado en Rusio. Ĉe tiuj punktoj ni devis akcenti, ke la laboristaro estas sola k devas efektivigi « puran » klaspolitikon, celantan al la konkero de la tuta politika k ekonomia potenco en la socio, kiun ĝi ne devas fordoni al iu revolucia partio aŭ laborista registaro, sed kiun ĝi devas efektivigi pere de siaj propraj laboristaj sovetoj, ĉar aliel novaj superregantaj, ekspluatantaj k subpremantaj tavoloj ekestos, kiel Rusio pruvas.
Stenografa kunveno en Roterdamo
Kvankam ni aniĝis al Stenogr. Instituto Tutmonda (SIT), nia fakkunveno aspektis kiel vera SAT-faka kunveno, pro tio ke ĉiuj nederl. anoj (15) estas federacianoj k preskaŭ ĉiuj SAT-anoj. La tagordo estis : agadraporto de l’sekretario ; financa raporto; kotiz-plialtigo; elekto de membro por Konstanta Komitato ; elekto de perantoj (por Nederl.); div. demandoj. Ni ĉiuj spertis, ke la plej granda malfacilo de nia porstenogr. propagando kuŝas en miskompreno pri stenografio ĝenerale. Oni atribuas al ĝi precipe nur profesian valoron k utilon. Tamen nuntempe en nia rapida vivo, ni ege bezonas pli rapidan skribon, simplan fonetikan stenografion por anstataŭi la malrapidan ordinaran skribon. Ni aprobas jenan difinon : « Stenografio estas racia skribmetodo, per kiu eblas skribi pli rapide ol per kutime skribo. » Fine ni interkonsentis daŭrigi la propagandon (en Nederl.), ĉu per kursoj en sekcioj, ĉu per koresp. kurso. Kelkaj el ni eklernos la mallongigan sistemon (metagrafio). — J. P. Bogaard.
— pàgina 10 —
76 — SENNACIULO
Raporto de nia spec. korespondanto pri la Varsovia Kongreso pro spacomanko aperos nur en oktobro !
Laŭ gazet-informo la OKK-sekretario en Varsovio postkongrese estis arestita k hejmtraserĉita. Oni trovis ĉe li malpermesitan literaturon ! Komento superfluas !
Korespondado
FRANCIO
Grupo en Cl. Ferrand dankas kore al ĉiuj (multegaj!) sendintoj al Letervespero ĝia. Petas pardonon, se eble, pro forgeso, ĝi ne skribe dankis al ĉiuj.
NEDERLANDO
Geedzoj J. Lange, Vosmaerstr. 36, Rotterdam (W), dez. korespondi kun Gek-doj el ĉiuj landoj.
29-jara k 17-jara K-doj deziras korespondadi pri ĉiuj temoj (plej volonte kun Bruselaj Gekamaradoj). Ĉiuj eksterlandaj Gek-doj ricevos respondon. Adreso : C. van Vessem, Strevelsweg 19 B, Rotterdam-Z.
Gek-doj ĉiulandaj ! Nia Grugo aranĝos Letervesperon en oktobro. Skribu multnombre. Ni certe respondos. Adr.: K-do J. Visser, Piersonstr. 54 aŭ K-ino A. Alexander, Gov. v. Wijnkade 26, ambaŭ en Maassluis.
Gelernintoj de FLE-grupo (sekcio Leeuwarden) deziras korespondi kĉl, pĉt. Nepre respondos. Bonv. sendi L grandnombre al K-do Ch. Heiner, Marnixstr. 19, Leeuwarden.
Letervespero je 2-a de nov. de FLE-sekcio Nijmegen. La anoj serĉas korespondantojn ĉl, pĉt. Adr.: Joh. Barten, Plataanstr. 2, Nijmegen.
K-do J. Wild (el Schlieren) sciigas sian transloĝiĝon al jena adreso : Edelweisstr. 38, Zürich 9 (Svisio).
La Roterdama O.K.K. komunikas :
Kongresfotoj estas mendeblaj ĉe K-do v. d. Pols (Hortensiastr. 17, Roterdamo-Suda) kontraŭ pago de 1,10 gld.
Oni perdis en la kongresejo tekon kun i.a. tre gravaj adresoj. La trovinto bonv. sendi ĝin al K-do W. Borsie, Multatulistr. 20, Roterd. W.
Dankas la O.K.K. al ĉiuj, kiuj sendis dankleterojn. La sekretario ricevis 48 leterojn nur kun dankoj k gratuloj. Plendojn li NE ricevis !
Decido pri mono por Hispanio
La Roterdama SAT-Rondo decidis la 3 sept. post debato pri diversaj proponoj kiel utiligi la monon kolektitan por Hispanio okaze de la kongreso, transpagi la sumon al la nederl. sekcio de la supertendenca k fidinda komitato « Comité de coordination et d’information pour l’aide à l’Espagne Républicaine », kiu uzos la monon por instali hospitalojn.
ADMINISTRACIA KOMUNIKO
Ni petas la membrojn, en kies loko ekzistas Peranto, prefere pagi pere de tiu ĉi K-do, por ke li havu kontrolon pri la loka membrostato k ankaŭ por faciligi nian laboron. Ni memorigas al polianoj, ke ili devas uzi por pagoj al ni la poŝtĉekan konton je nomo de Albin Piotrowski, Czarnowiejska 30, Krakovo, n-ro 407.743.
Nederlandaj membroj bonv. noti, ke la tarifo por « Senn. Revuo » estas malaltigita de 0.60 al 0.50 guld. kvaronjare (validas ekde 1. oktobro), sekve la jara tarifo por federacianoj kun « S. R. » estas 3.40 guld. (anst. 3.80 ĝis nun).
[REKLAMO p.10] Anglalingvanoj ! Aperis en angla traduko la MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ konata teoria fundamento de la Sennaciismo ! Formato : 12 x 17 cm., 38 paĝoj. Prezo : 10 usonaj cendoj (2.60 fr. fr.) Eldonis : Sennaciista Frakcio de SAT. Adreso: R. Roberts, 1 Caister Ave., Whitefield, Manchester, Britio. Havebla ankaŭ ĉe J. Ege, 457 1/4 N. Fremont Ave., Los Angeles k ĉe SAT.
KOMUNISTEMA FRAKCIO (3-a Internacio)
Unuan fojon post la skismo antaŭ 6 jaroj kunvenis dum SAT-kongreso la Kom. frakcio. Vizitis la kunvenon en Roterd. Gek-doj el 7 landoj, k surbaze de fekunda diskuto ni jam povas noti bonajn rezultojn. Nome, ni aperigis el Kopenhago la unuan n-on de nia interkontakta bulteno « Raci’Nin Vokas — »; ĝi enhavas i.a. la gvidliniojn de l’frakcio, liston de perantoj k detalan raporton pri la roterd. kunveno. (Havebla ĉe niaj perantoj aŭ Sekret. kontraŭ 1 resp. kup.) Gek-doj komunistemaj en SAT, kial ne organizi nian forton por komuna laboro? Ne hezitu anonci vin por via frakcio. Per tio vi ne nur utilas al vi mem, sed vi subtenas la laboron faratan de ni : Rekrei fortan, entuziasman frakcion kom-eman en SAT utile al la komunisma mondmovado k al la kreskanta deziro pri nepra unueco en la lab. esp. movado. Ĉiujn demandojn k laŭvolajn pagojn al jenaj adresoj : Sekret. Paŭl Thorsen (K. F.), Poppelgade 16, Kopenhago-N. ; kasisto K. Henriksen, Hindsholms Alle 16, Kastrup (Danio).
NEKROLOGO
La 11-an de aŭgusto mortis en Kasablanka (Maroko), en aĝo de 62 jaroj, pro renmalsano
K-do Johano Aber (Jean Habert)
SAT-ano n-o 55. Unu el la plej malnovaj, plej spertaj K-doj forlasis nin. Aktivulo jam antaŭmilite, li organizis kursojn por lab. esp-istoj en la pariza regiono de 1910-1914. Li estis redaktoro de « Travailleur Espérantiste » de 1912-14 k fondis Esp. Sindikatan Federacion en 1912. Li estas la ĉefa aŭtoro de la bonega franca lernolibro « Cours Rationnel ». Tuj ĉe la fondo li kun konvinko aliĝis al SAT, en kiu li restis aktiva kun juneca entuziasmo ĝis la fino de sia vivo ; li estis ankaŭ dum pluraj jaroj ano de la Direkcio de SAT. Liaj konsiloj ĉiam estis tiuj de spertulo. Paroloj k agoj ĉe li kongruis, k kiel kontraŭmilitisto konsekvenca li pasigis jam antaŭ 1914 longan tempon en malliberejo. Lia revolucieco estis profunda. Lia sola « malvirto » estis eble tiu, ke li estis tro naiva, tro fidema en la boneco de la homoj, simila tiurilate al Zamenhof; ĉiam preta malfermi la monujon por doni al iu ajn, kiu petis helpon. Malavare li oferis por la movado. Por SAT k la sennaciismo lia morto signifas gravan, dolorigan perdon. Liaj amikoj gardos al li ĉiaman estimoplenan memoron k esprimas ĉi tie al lia kunulino la plej profundajn sentojn de ĉagrena simpatio.
La Plenum-Komitato de SAT.
Korespond-Oficejo (J. Lenormand, Rue Jules-Ferry, Vitry-aux-Loges, Loiret, Francio), serĉas interligi du francajn tipografistojn aŭ presistojn kun nederlandaj sammetianoj. La francaj K-doj petu adreson ĉe l’Oficejo.
S.A.T.-Koopera fako
Sekretario : E. Sugar, 16, Lily Street, Manchester, 8, Anglio.
Ĉe la Inaŭgura Kunveno dum la Roterdama Kongreso la nova Koopera Fako estis fondita. La Fako havas duoblan celon — disvastigi la ideojn de la Koopera Movado inter la esperantistoj de ĉiuj landoj, k propagandi esperanton inter kooperanoj. Ĉiuj esperantistoj estas invitataj aliĝi ; ju pli vasta estas la membraro de la Fako, des pli efika estos nia propagandado al la potenculoj kooperaj.
La jara kotizo estas 25 nederl. cendoj, (t.e. 6 1/2 pencoj anglaj, aŭ 4 francaj frankoj.) Ĉi tiun malgrandan sumon oni povas sendi aŭ al la sekretario per anglaj poŝtmarkoj aŭ 2 resp.-kuponoj, aŭ al la landaj perantoj per poŝtmarkoj de l’koncerna lando. La perantoj jam elektitaj estas : — Anglio : K-dino Amy Moore, 7, Dean House, 116, Gt. Titchfield St., London W. 1.
Belgio : K-do Y. Derieuw, 88, Ballaerstr., Antverpeno.
Nederlando : K-do A. J. Gerards, v Lochemstr. 22, Deventer.
Raporto de la Manĉestraj Fakanoj diras ke tre bona artikolo pri la Kongreso aperis en la angla « Co-operative News », ke dum septembro k oktobro dudek paroladoj pri esp-o estos faritaj al Kooperaj Gildoj, k ke la Manĉestra k Salforda Societo Koopera okazigos elementan k mezgradan esp. kursojn dum la venonta vintro, kies instruanto estas manĉestra SAT-ano.
E. SUGAR, Sekretario.
23-j. junulo el Danio (SAT-ano) serĉas laboron en eksterl. kiel instruanto de Esperanto. Partoprenis seminarian kurson por Ĉe-metodaj instruistoj k estas rajtigita de la Ĉe-instituto (jam gvidis kursojn). Povas lekcii en kluboj, i.a. pri 15-monata punlaborado kiel militrifuzinto. Proponojn sendu al : Otto V. Pedersen, Strandagergaard, Kokkedal, Danio.
La Faŝismo estos venkita en la momento, en kiu la anoj de la laborista klaso komencos MEMSTARE pensi.
En la oktobra n-ro de SENN. REVUO aperos interesa pedagogia artikolo de K-do Lentaigne pri « Presarto en Lernejo ». (Prezo de l’kajero : 2,50 fr. fr.)
PROPAGANDO ! La okcident-roterdama sekcio « Libereco » fondis specialan komitaton por propagando. La intenco de l’komitato estas propagandi dum la tuta jaro per ekspozicioj, prop. kunvenoj ktp. Pro tio ni invitas ĉiujn, kiuj havas sperton pri la temo, sendi konsilojn al nia adreso. Speciale ekspoz. materialon ni nepre bezonas. Propagandistoj, notu nian adreson; se vi volas interŝanĝi ideojn kun ni, ni volonte akceptos. Sekretaria adreso : P. Bakker, Aelbrechtskade 39 b, Rotterdam (W). Holando.
[REKLAMO p.10] Ĵus aperis : P. Neergaard — SCIENCO K PSEUDOSCIENCO PRI HEREDO K RASO. Interesa 58-paĝa broŝuro verkita en facila lingvaĵo pri brule aktuala temo. — Form. 12 x 17 cm. Prezo : 6.50 fr. fr. SAT, 67, avenue Gambetta, Paris 20
Núm. 458, 25 d’octubre de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
14-a JARO, N-o 458. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. OKTOBRO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20 Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Postkongresaj pripensoj
Ni iom resumas la sekvantan artikolon, ĉar ĝi ne estis sufiĉe koncize verkita, tamen ni ne forstrekas ideojn. — Red.
La kongres-artikolo de K-do Bartelmes en la aŭg. n-ro devigas min skribi kelkajn vortojn. K-do B. skribas i. a.: « Eĉ pri la organizado de l’amasloĝejo… ni ne aŭdis plendojn. » Ŝajnas laŭ tio, ke K-do B. opinias loĝadon en amasloĝejo malpli bona ol gastigadon ĉe K-doj aŭ en hotelo. Montriĝas en tio miskompreno pri la granda valoro reala k propaganda de amasloĝejo. Ĉi-lasta laŭ mi estas la plej preferinda el ĉiuj gastig-manieroj. Mi jam loĝis en hotelo, pensiono, naturamika domo, junulargastejo, junulara domo, tendo k ĉe samideanoj. Mi devas diri, ke nur la junulara domo, ĉar ĝi fakte estas daŭra amasloĝejo, povas konkuri kun amasloĝejo. En ĉi tiu oni estas tute libera, neniel ligita; oni povas foriri k reveni ĉiumomente, tage k nokte. Oni povas manĝi, kiam plaĉas, k dormi same. Amasloĝejo havas egajn avantaĝojn! Ĉiam oni estas en kamaradeca sfero kun multaj Gek-doj, k ne nur dum la kunvenoj.
Ni vizitas kongreson por praktiki esperanton. Nu, en amasloĝejo oni ĉiuminute povas praktiki nian lingvon. Oni dormas en Esperantio k sonĝas esp-lingve! Ofte, praktikante tuttage la lingvon, oni ne ekscias, ĉu la Gek-doj, kun kiuj oni komunvivis dum tuta semajno k kun kiuj oni konversaciis multfoje, estas ali- aŭ samlandanoj. En la Roterdama amasloĝejo ne nur troviĝis nederlandanoj sed anoj el multaj nacioj. Mi mem nur hazarde, post kongresa fino, eksciis de iu K-do, ke li estas germana. Oni tion tute ne rimarkas kunloĝante k -vivante, ĉiam pretaj helpi unu la alian. Oni venas kiel Kamaradoj k adiaŭas kiel Amikoj. En la vera senco de l’vorto, oni formas unu grandan familion. Tio estas fakto de ĉiu konstatebla, k tial la loĝado en amasloĝejo estas multe preferinda al hotelloĝado aŭ gastiĝo ĉe K-doj, ĉar hotelo estas multekosta k ĉe K-doj oni neniam povas esti tiom liberaj (kvankam mi ofte jam spertis bonegan gastigadon k plezure pri tio memoras).
Pro tio mi tutkore dankas la roterdaman O.K.K. k ĉiujn helpintojn en la organizado, samokaze petante la bruselanojn el la venonta O.K.K. ankaŭ aranĝi amasloĝejon en la proksimo de l’kongresejo. Ili bonvolu esplori ankaŭ la eblon haviĝi al la loĝontoj varmajn tagmanĝojn je modesta pago, ĉar nur tiu afero estis iomete ĝena en Roterdamo. Bonvolu gastigi ankaŭ sufiĉe multajn fraŭlinojn k zorgi pri sufiĉe da spaco, por ke ni povu popoldanci. Sufiĉe da spaco estis en Roterdamo, tamen ne sufiĉe da fraŭlinoj. Cetere ni multege ĝuis, k sekve mi jam nun anoncas min por eventuala amasloĝejo en Bruselo.
* * *
En la kongresrilatoj estis plej ĉarme, ke oni libere povis paroli kun Gek-doj el la tuta mondo. Speciale la virinan sekson mi ne volas malatenti. Mi spertis, ke la K-dinoj el kiu ajn lando estas egale afablaj k ĉarmaj. Rilate la fraŭlinojn mi tutkore povas aliĝi al la Senaciista frakcio de SAT. Cetere mi kredas, ke post la kongreso mi neniam enamiĝos, ĉar mi ne povus elekti unu, estante devigata malatenti la aliajn. Mi sopiras revidi ĉiujn Amikinojn en Bruselo. Kaj kiom mi sekrete ĝuis, pro tio ke diverslandaj Gek-doj supozis, ke mi venas el Skandinavio. Mi pensas ekz. al tiu Amsterdamano, kiu opiniis min norvego k al kiu mi ne povis kredigi, ke mi estas nederlandano. Mi forgesis pri la eblo pruvi al li mian holandanecon parolante nacilingve! Mi pruvis ĝin nur per montro de mia SAT-membro-karto…
* * *
En mia loko mi estas la sola SAT-ano; tamen tie ekzistas pli da lab. esperantistoj. Sed propagandante SAT, mi havis grandan malavantaĝon. Oni diris al mi, ke SAT-membreco fakte estas nur afero de kotizado, ĉar « S-ulo » oni jam ricevas kiel membro de la Federacio, same la rabaton je eldonoj de SAT. k la jarlibreto ne valoras la kotizon. Mi ne bone sciis kion kontraŭdiri. Sed nun mi scias. Mi nun diras al la ne-SAT-anoj: La SAT-membreco ne estas nur afero de kotizado. Pripensu, ke ni lernis esp-on por utiligi ĝin, k por tio ni bezonas mond-asocion, mond-gazetojn. Mi ne lernis esp-on, por esperantigi nian landon; mi lernis ĝin por esperantigi la Mondon. Tial ni devas esti tutmonde organizitaj. Ĉar nur per tutmonda organizo ni povas mondskale praktiki k utiligi esp-on. Nur tia organizo povas aranĝi tutmondajn kongresojn, tiom imponajn, eldoni tutmondajn gazetojn, interrilatigi la diverslandajn Gek-dojn, ebligi al la terorlandaj amikoj praktiki k apliki esp-on, ĉar ankaŭ k precipe al tiuj K-doj ni devas pensi en ĉi tiu tempo. Do ne sufiĉas esti lande organizita, ne sufiĉas subteni la aperadon de « S-ulo » per kolektiva abono; ne sufiĉas utiligi la SAT-aparaton. Estas nia morala devo ankaŭ subteni ĉiel tiun aparaton.
Tial ni devas membriĝi al SAT k ebligi per nia subteno la regulan funkciadon de la SAT-organoj, k per tio kunhelpi la disvastiĝon de esp-o en la tuta mondo. Eble vi ne tute konsentas kun la statuto aŭ la labormetodoj de SAT? Aŭ vi havas kritikon pri la enhavo de « S-ulo »? Tio povas esti. Ja mi mem ne kun ĉio konsentas; ankaŭ mi multfoje havis kritikon pri la enhavo de l’gazeto.
Mi jam de pluraj jaroj regule ricevas « S-ulo » k mi devas diri, ke en la pasinto diversaj K-doj ofte forgesis, ke SAT estas nur kleriga, kultura k eduka organizo, ke SAT celas utiligi esp-on por la klasaj celoj de la Laboristaro. Anstataŭ tio ili ofte utiligis nian asocion por la partiaj celoj de sia politika partio. Se tio okazas bonintence, nu, ni ne estu tro postulemaj. Sed ofte oni agis sen toleremo k insultis aŭ ofendis gvidantojn de aliaj partioj. Kaj tio ne povas esti permesata en nia organizo. Ni devas respekti la diversajn opiniojn.
Ĉar, insultante en « S-ulo » gvidantojn de mia partio, oni insultas min, ĉar mi mem elektis miajn gvidantojn k mi ilin fidas k nur mi k miaj partianoj rajtas juĝi, ĉu ili agas konforme al nia volo. Tio ne estas afero por alipartianoj.
Estas K-doj, kiuj opinias ke ili libervole rajtas insulti la aliajn. La devizo: estu toleremaj, laŭ mi ne signifas tolere lasi agi la insultantojn k post aŭskulto respondi per insultoj al insultoj. Tio ne estas akceptebla. Feliĉe ni povas konstati, ke la enhavo de « S-ulo » la lastajn jarojn multe pliboniĝis. Ĝenerale la insultoj forrestas. La enhavo pli altniveliĝas. Tamen, povas okazi, ke iu artikolo ne plaĉas al ni. Nu ni diru tion, ni kritiku ĝian enhavon aŭ, en konvena okazo, ĝian aperigon. Ĉar kontraŭ artikolo, kun kies enhavo vi ne konsentas, vi povas polemiki, kontraŭ artikolo kies enhavo ne estas kamaradeca, vi povas protesti. Kaj la redaktoro certe havos bonvolan orelon por bonvola kritiko.
Sed antaŭ ĉio vi devas veni en niajn vicojn k plifortigi nian organizon — ne nur per via aneco, sed precipe per via daŭra kunlaborado. Plifortigu k plibonigu nian organizon k laboru kune kun ni por la Socialisma sociordo. Tial, ne-SAT-anoj SAT-Aniĝu!
17331.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
Oficialaj komunikoj
La nova Konflikt-Komisiono estas konsistigita el jenaj anoj, loĝantaj ĉiuj en Manĉestro: K-dino A. Acton, K-doj H. V. Doughty k L. Rosenbloom. Sekretaria adreso: L. Rosenbloom, 79, Bent St., Manchester 8 (Anglio).
SAT-PERANTO POR BULGARIO! Malgraŭ multspecaj malfaciloj ree la grundo estas kulturata en Bulgario. Akceptis la perantecon K-do Boris Ĉernev, v. Kriĉim, Plovdivsko. Li akceptas la pagojn (tarifo: jare kun « S-ulo » 100 levoj, kun « S-ulo » k « S. R. » 200 levoj; aliĝkotizo 14 levoj).
SAT-KORESPOND-OFICEJO (adreso: J. Lenormand, rue Jules-Ferry, Vitry-aux-Loges, Loiret, Francio). GRAVA DECIDO! Por ne donaci tiom da mono al la poŝto, ni decidis akcepti el landoj, kie troviĝas SAT-anoj k kie sekve al ni estas eble transformi en monon poŝtmarkojn, anstataŭ la ĝisnunaj 2 resp. kuponoj DU poŝtmarkojn neuzitajn por eksterlanda leter-afranko. En landoj, kie ne loĝas SAT-anoj la petantoj ŝovos du resp. kuponojn en sian leteron, kiel ĝis nun, nome en tuta Afriko (escepte de Alĝerio k Transvalo), en Aŭstralio, en Sudamerikaj k Centr-amerikaj ŝtatoj (escepte de Argentinio), Antilioj, en tuta Azio (escepte de Nederl. Hindio), en Grekio, Rumanio, Italio, Portugalio, Irlando, Islando, Sovetio.
ROTERDAMA KONGRESO. KAS-KONTROLADO. La 30-an de septembro 1937 ni kontrolis la kason de la 17-a SAT-Kongreso k trovis ĝin en bona ordo. — La kaskontrolintoj: K-ino A. C. Obbes, K-doj H. de Boer k C. A. Oosthoek.
Enspezoj de la 17-a Kongreso
| Kongreskotizoj | fl. 1350,42 |
| De la R’damaj sekcioj (el la ŝparujoj) | 390,79 |
| De diversaj organizoj | 169,92 |
| Glumarkoj | 25,65 |
| Ilustritaj kartoj | 108,55 |
| Apartaj enirkartoj | 112,55 |
| Teo k kafo (vendo en Nenijto-halo) | 12,14 |
| Fl. 2170,02 |
Elspezoj de la 17-a Kongreso
| Salonluo (Doelen k Libelle) | fr. [?] 490,30 |
| Interfratiĝ-vespero | 128,56 |
| Solena malfermo | 48,50 |
| Merkreda vespero | 32,20 |
| Amasloĝejo | 128,30 |
| Presaĵoj (programoj ktp.) | 210,25 |
| Administrado (sekretario k kasisto) | 129,98 |
| Ŝparujoj | 30,71 |
| Div. bezonaĵoj por la kongreso | 22,82 |
| Ekskursoj | 20,10 |
| O.K.K.-kunvenoj | 16,21 |
| 7000 ilustritaj kartoj | 70,10 |
| 1000 insignoj | 35,10 |
| Aranĝado de l’kongres-aferoj | 40,73 |
| Vojaĝokostoj (reprezentantoj) | 12,20 |
| Diversaj elspezoj | 14,95 |
| Farendaj elspezoj | 9,01 |
| Saldo | 730,— |
| Fl. 2170,02 |
Por la O.K.K.: la kasisto — A. v.d. Pols.
Ni esprimas nian fratecan dankon al la Roterdama SAT-rondo, kiu decidis transdoni la ĝojige grandan saldon de la kongreso entute al SAT. Ni realigos volonte la deziresprimon de l’K-doj, utiligi tiun sumon, dekalkulinte la plikostojn, kiujn kaŭzis la presigo de l’protokolaro en la sept. « S-ulo », por la eldona fako, k lasi tiel konkretan memoraĵon pri la ĉiuflanke tiom ege sukcesa, neforgesebla 17-a Kongreso.
P. K. de S. A. T.
29-a Universala Esperanto-Kongreso en Varsovio
(De nia speciala korespondanto ESTO)
Mi veturis al la kongreso kun troa skeptikemo. Mi volis nur ĉeesti por fari poste raporton en « S-ulo », sed mi opiniis, ke mi vidos tipe burĝan solenaĵon, kiu povus tute ne okazi sen iu malprofito por kiu ajn persono. Mi estis prava nur parte. La kongreso donis al mi riĉan materialon por pripenso. Partoprenis ĝin ĝis 1.200 personoj, plejparte eksterlandanoj. Mi antaŭ ĉio volas paroli pri la bonaj k malbonaj flankoj de l’oficiala parto.
La kongres-organizintoj malmulte pensis pri tio, ke al la kongreso povas veni ankaŭ malriĉaj homoj. Ĉio estis organizita kvazaŭ kun la celo elpumpi monon el la poŝoj de fremdlandaj riĉuloj. La enlandaj ekskursoj, la hoteloj, la tagmanĝoj, kiujn rekomendis L.K.K., — ĉio estis multe pli kara ol ordinare. Eĉ angloj plendis, ke la restado en Varsovio estas multekosta. Unu franco, kiun oni demandis, kio estas plej kara por kongresanoj, respondis trafe: « La hoteloj en Varsovio ». La amuza parto estis riĉa, sed ne ĉiam sur alta nivelo. Estis ankaŭ multaj aliaj gravaj mankoj en la kongres-organizado. Tamen la organizintoj montris multe da bonvolo k civila kuraĝo.
Ne estis facila tasko aranĝi esp. kongreson en Varsovio sub la nuntempaj politikaj kondiĉoj. Preskaŭ ĉiutage la Loka Komitato ricevadis multajn leterojn kun ordinaraj insultoj k minacoj. « Endekaj » gazetoj insiste riproĉis la polan registaron, ke ĝi permesas organizi la « jud-komunistan » kongreson en la lando. Tamen la alveno de kelkcent fremduloj ne estas ordinara afero en Polio, kiun tre interesas la turisma evoluo. Tial eĉ la dekstruloj nur insultis, sed ne provis agi laŭ la tradicia maniero per bastonoj k petardoj. Domaĝe! Se ili atakus la kongreson ne nur pervorte, eble tiam kelkaj el la ĉeestantoj komprenus, ke ne estas eble kaŝi la kapon en sablon antaŭ la « politiko ». La registaro permesis bele ornami la urbon per verdaj flagoj, sed samtempe aranĝis tutpolan kunvenon de « Strzelcy » (Pafistoj [?]; militistema asocio), por ke la esp. kongreso ne tro jetu sin en la okulojn de l’varsovianoj.
En la oficiala parto estis vizito al Belveder (iama regloko de marŝalo Pilsudski) k kronmeto sur la Tombon de l’nekonata soldato. Nur post tio venis la solena ekskurso al la tomboj de Zamenhof k Grabovski. Komence do ĉio aspektis kiel senĉesaj enlandaj kongresoj k solenaj tagoj kun deviga oficiala honorigo al oficialaj honorindaj lokoj.
Tamen la ĝusta malfermo fariĝis granda surprizo por polaj kongresanoj, alkutimigitaj al tio, ke eĉ la vorto « demokratio » estas suspektinda ĉe la oficialuloj. Ĉi tie oni parolis tute malkaŝe k libere pri demokratio k toleremo. Kiam generalo Bastien parolis entuziasme pri Polio kiel pri ĉiama simbolo de l’batalo por libero, kiam kapitano Bouggie Paulssen el Oslo memorigis pri la ĉiama pola toleremo k citis la vortojn de Zamenhof, ke por li ekzistas nek judo nek greko — tio sonis kvazaŭ moko en la oreloj de personoj, kiuj sciis, ke eble en la sama tempo multaj judoj en multaj stratoj de polaj urboj k urbetoj ricevas batojn. Tiam mi komprenis, ke la celo de l’pola registaro ne estis limigita nur al elpumpo de eksterlandanaj monujoj. Pli grava por ĝi estis trankviligi la eksterlandan opinion k montri, ke Polio tute ne estas tiom faŝista, kiom oni ofte supozas.
Se la registaro tamen scius, ke la kongreson salutos reprezentantoj de juda k ukraina nacio, ke venos saluttelegramo el Barcelono, ĝi eble hezitus pli longe antaŭ ol permesi la kongreson. La supre menciitaj faktoj vekis terurajn blasfemojn en la « endeka » gazetaro, kiu faris el kapitano de l’reĝa norvega armeo danĝeran komuniston k el ĉiuj partoprenantoj judojn k framasonojn. La tuta malferma solenaĵo estis en forta kontrasto kun la politikaj kondiĉoj en Polio. Ĝi fariĝis manifestacio por liberalismo, humanitarismo, demokratio — vortoj malŝatataj k abomenaj por potenculoj, kiuj posedas la decidpovon en nuntempa Polio.
Tiel aspektis la malfermo. La kunsidoj estis multe malpli interesaj. La lekcioj estis plejparte nur turistaj, la kunvenoj de UEA k IEL estis okupataj ĉefe per malpaco inter tiuj du organizoj. Verdire, mi same kiel plimulto, ne bone komprenis, ĉu ekzistas iu idea aŭ politika diferenco inter ili ambaŭ. S-ro Setälä el Helsinki, s-ro Leizeroviĉ (judo el Polio) k ankoraŭ kelkaj personoj opiniis, ke IEL signifas la hegemonion de grandaj nacioj k ankaŭ faŝistigon de la neŭtrala esp. movado. Generalo Bastien forte protestas kontraŭ ambaŭ riproĉoj. Sed estas fakto, ke senhejmaj nacioj tute ne povos esti reprezentitaj en IEL, kiu fakte estos federacio de Naciaj Asocioj. Speciale faŝistajn tendencojn inter IEL-anoj mi ne rimarkis. Ŝajnas al mi tamen, ke la naskiĝo k rapida kresko de IEL signifas plifortiĝon de naciismo k foriron de internacieco en la neŭtrala esp. movado. La liberalaj burĝaj tendencoj dum la kongreso ne kondukis al iu konkreta ago. La ĉefoj de l’neŭtrala movado zorgeme evitis ĉiujn « politikaĵojn ». Tio montriĝis tute klara dum la ferma kunsido. La rezolucio kontraŭ naciaj k rasaj persekutoj restis sub la verda tuko de l’estrara tablo. Estis sufoke, k mi sidis malproksime, do mi ne aŭdis eĉ rezolucion kontraŭ la persekutoj de esperantistoj en diversaj landoj, kiu laŭ onidiro estis akceptita. La eminentuloj ne volis memori, ke malapero de l’demokratio k toleremo signifas ankaŭ malaperon de ajna esp. movado k tial protesto kontraŭ faŝista perforto k maljusto estas devo de ĉiu, eĉ « neŭtrala » esperantisto.
El aliaj kunsidoj oni devas noti tute
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
nekredeblan incidenton dum la malfermo de l’Blindula Kongreso, kiam iu reprezentanto de pola blindulasocio en sia salutparolo forte atakis esperanton k esprimis la deziron, ke blinduloj jam ne plu organizu siajn kongresojn kune kun la esp-istoj. Onidire ĉe katolikaj kunsidoj povis ĉeesti nur kristanoj, k judoj tie estis forte atakitaj; tamen mi opinias, ke tio estis nur klaĉoj, ĉar Katolika Unuiĝo akceptis rezolucion, ke oni ne devas malami la patrion aŭ la lingvon de alia homo. Mi bedaŭras nun, ke mi ne ĉeestis katolikajn kunsidojn por kontroli tiujn klaĉojn.
Gravan lokon okupis la kunsidoj de TAGE, kiuj okazis sub la devizo « Esperanto en Lernejojn ». Ĉi tie oni multon parolis pri diversaj registaraj promesoj k pri ŝtata subvencio, ricevata en Finlando; tamen oni povis vidi, ke bedaŭrinde la afero estas nur en komenco.
La fakaj kunsidoj de TEKA, ĵurnalistoj, juristoj ktp interesis nur fakulojn. Tute pala estis la kunsido de Unuiĝo de Esp-istaj Virinoj. Penadoj por paco k batalo kontraŭ nacia malamo meritus pli viglan intereson flanke de l’ĉeestantaro. Ekzistis grava diferenco inter « eminentuloj » k « popolo ». La eminentuloj venis por prizorgi la organizajn aferojn k speciale dediĉis tempon k penon por iel aranĝi la aferon de IEL k UEA. La esp. popolo malmulte ĉeestis dum la kunsidoj, dediĉante la tempon al vizitado de l’urbo k ĝiaj vidindaĵoj. Mi havis specialan intereson esplori la venintan « amason ». La sentojn k sentimentojn de l’plejmulto oni povus diveni el la varmega aplaŭdo, per kiu oni akceptis la salut-telegramon el Barcelono. Certe estis diversaj personoj inter la ĉeestantaro. Ne vane ankaŭ polaj gepolicistoj, kaŝaj k malkaŝaj, lernis esp-on. Ili troviĝis ĉie k memorigis per sia ĉeesto, ke oni tenu plej bone la langon sub la dentoj. Unu pol-juda kongresano rakontis al mi, ke kiam li akompanis kelkajn finnajn kongresanojn, baldaŭ post adiaŭo lin haltigis sur la strato policano k demandis lian pasporton. Do la fremdlandanoj estis zorge gardataj antaŭ « malĝustaj » informoj. Ne mankis ankaŭ inter polaj esp-istoj fervoraj antisemitoj, kiuj evidente bojkotis siajn judajn « samideanojn ». Kiamaniere ili akceptus Zamenhof, se li estus revivinta? Mi observis du ĉarmajn fraŭlinetojn, kiuj arde penis blovi la antisemitan spiriton en siajn svedajn k anglajn akompanantojn. Mi ne scias, ĉu ili sukcesis en siaj noblaj zorgoj. Certe estis ankaŭ aliaj influoj, ĉar inter la polaj kongresanoj troviĝis multaj membroj de ĵus fermita (de l’registaro) Socialista Esp. Societo en Varsovio. Kaj mi estas certa, ke ĉi-lastaj influoj estis pli fortaj. La plejmulto el la ĉeestantaro apartenis al intelektularo k liberala etburĝaro. Ne mankis ankaŭ laboristoj. Mirinda afero: multaj personoj, kun kiuj mi parolis, simpatiis al socialismo k eĉ al komunismo. Tamen ili apartenis al UEA aŭ IEL, aŭ tute ne apartenis al iu ajn esp. asocio.
Eble multaj kongresanoj vizitis la varsovian kongreson nur pro turismaj celoj, k tial troviĝis ĉi tie homoj, kiuj laŭ siaj konvinkoj havas malmulton komunan kun « neŭtrala » ideologio. Sed eble tio montras la fortan revoluciiĝon de l’etburĝaro k intelektuloj en multaj landoj. Estis ankaŭ ĉi tie multaj komencantoj, kiuj tre malmulte sciis pri esp. vivo k kies aparteno al neŭtrala organizo estis tute okaza. 30 landoj estis reprezentitaj ĉe la kongreso: eĉ Japanio k Aŭstralio. Sed plej multnombraj estis la partoprenantoj el demokrataj landoj k inter ili la ideoj pri socialismo k komunismo estis sufiĉe popularaj.
La propagandaj esperoj de l’pola registaro tute ne realiĝis. Tre malmultaj vidis ĉion tiel, kiel oni al ili montris k restis kontentaj k ravitaj. La plej grandan intereson vekis ĉe l’eksterlandanoj la malriĉaj judaj kvartaloj. Multaj nur surloke eksciis, ke ekzistas en Polio multnombra juda proletaro, kiu vivaĉas en mizeregaj kondiĉoj. Certe tiu vizito ludis rolon de plej bona propagandilo kontraŭ la pola antisemitismo.
Tre malbonan impreson al inteligentaj k demokratemaj kongresanoj faris la senĉesaj limigoj k malpermesoj, kiuj malfaciligas la vivon de l’pola civitano. « Mi ne volus vivi en tiu lando, kie ĉio estas malpermesata », diris al mi sveda intelektulo. Ne helpis belegaj konstruoj, muzeoj, belaj ĉefstratoj, granda trafiko. La scivolemaj k aŭdacaj kongresanoj penetris ĉien k vidis multon el tio, kion oni deziris kaŝi. Iu franco post kelkfoja vizito al la urbo mirigite demandis sian polan konatinon: « Mi ne komprenas, kial viaj laboristoj ne faras revolucion? » Ŝajnas al mi, ke la aŭdaca demandanto estas estrarano de IEL, do certe ne revoluciulo…
La kongreso do faris propagandan laboron tute kontraŭ la deziroj de l’pola registaro. Pli pravaj k konsekvencaj estis la dekstruloj, ĉar ili bonege komprenis, ke eĉ al la liberala burĝaro estas danĝere montri duon-faŝistan landon. Certe la komparo kun demokrata patrio tute ne entuziasmigis por la faŝismo francon, anglon aŭ svedon.
Kion do montris al mi la kongreso? Mi eksciis, ke la neŭtrala movado havas grandan parton de membraro, kies loko estus pli konvena en la laborista movado. Mi ne konas la kialojn de tiu fakto, sed ĝi certe estas pripensinda por la SAT-estraro. Mi akiris ankaŭ la konvinkon, ke estas ebla k dezirinda la interkonsento k kunlaboro kun la neŭtrala movado en kelkaj aferoj, ekzemple en la realigo de l’devizo « Esp-o en Lernejojn » ktp. Mi ne volas per tio propagandi la unuecon kun la neŭtrala movado. La socialista esp. asocio havas proprajn gravajn celojn, ofte tute kontraŭajn al la celoj de UEA. Per la sola fakto, ke ĝi estas klasbatala movado, ĝi ne povas unuiĝi kun burĝaj esp-istoj. Tamen ekzistas kelkaj aferoj, en kiuj interkonsento k kunlaboro estus eblaj. La esp. burĝa movado estas en sia esenco kontraŭfaŝista, k tio estas tre grava en nia tempo. Kunlaboro tiam, kiam dezirinda, povus nur plifortigi la esp. movadon ambaŭflanke.
ESTO.
P. S. — Ni atentigas, ke pri ĉio esprimita en la supra raporto, kiel estas la regulo, respondecas la aŭtoro mem. Pri la konkludo ekz. ni devas diri, ke ĝi ne tute spegulas la opinion de la Plenumkomitato (almenaŭ ne, kio rilatas la lastan frazon). Aliflanke la P.K. tre bone scias, ke en la neŭtralaj rondoj, laŭ pli malpli granda proporcio, troviĝas ankoraŭ elementoj, kies loko estus en SAT. Ĝi ne malatentas siaflanke tiun fakton; la admin. de SAT havas apartan buĝeton pri elspezoj rilataj al varbado, dissendo de materialo al varbotoj, ktp. Ankaŭ niaj kongresoj vokas al tiuj personoj (laste la 17-a en sia gvidrezolucio!). Sed nur ĉiuloke fortiĝanta SAT-movado povos iom post iom sorbi tiujn nedecidajn elementojn, ĉar forto altiras, malforto fortenas. — Red.
POR ŜTOPI LA BREĈON
59. Listo
| Erbaro, Paris | fr. fr. 10.— |
| Beneŝ k Vigier, Esperio | » 14.— |
| J. B. Pak, Roterdamo | » 50.— |
| 1533, Bregenz | » 30.— |
| 14335, Vieno | » 90.40 |
| Kamparanino | guld. 5.— |
| 11020, Stokholmo | sv.kr. 10.— |
| Rofo, Alĝero | fr. fr. 13,50 |
| 17634, Kopenh. | » 6.— |
| P. Air, Altrincham | ŝil. 2/— |
Komunistoj en SAT, ĉu vi aprobas?
K-do T. Aldworth (Bedwas, Britio), informis nin, ke li estas eksigita el la komunista partio, pro sia artikolserio en «Senn. Revuo»: SAT-ano en Sovetio. Li skribas pri tio: « Mi opiniis, ke la artikoloj estis verema raporto de tio, kion mi konstatis dum mia vizito al U.S.S.R. La ĉefoj de l’angla kompartio min informis, ke iu internacia trockista organizo uzis miajn artikolojn kiel propagandon kontraŭ la Stalin-reĝimo (1). Krome, mi raportis nur la malbonojn, laŭ miaj akuzantoj. Ŝajne la artikoloj ankaŭ alportis malbonon al la amikoj, kiuj helpis min en Leningrado k Moskvo. Pri tio momente mi ne estas certa, mi nur scias, ke la tuto el miaj korespondantoj sovetaj estas jam tute silenta. Krome miaj leteroj revenas kun indiko surkoverte: Nekonata. Mi nun tradukas la raporton anglen por montri al la lokaj laboristoj, ke ne estis io spita aŭ kontraŭa al Sovetio, ke estas nur justa, objektiva raporto de faktoj. Unu komunisto diris al mi: Komunistoj ne havas intereson por la vero, se ĝi estas malagrabla ».
La kulpo de K-do Aldworth ja vere estas terurega, ĉu ne? Li gajnis premion, kiu rajtigis lin vojaĝi en landon laŭ lia elekto, kondiĉe ke li poste verku raporton pri sia vojaĝo. Li elektis Sovetion, k reveninte li plenumis sian promeson: li verkis raporton, kiu aperis en « S. R. » (6 kajeroj) k en kiu li eldiris, kion li vidis k spertis. Jen lia kulpo!
(1) Laŭ la akuzo, ŝajne « S. Revuo » estas legata de 50.000 tutmondanoj! (Se ĝi nur estus vero! — Red.)
FOR LA IDISMON!
Tial ke s-ro K. Minor tradukis la verkon Natan la Saĝulo, tio ne pruvas nepre, ke li mem fariĝis pro tio tute saĝa. Almenaŭ lia rezonado prilingva en la julia n-o de La Lernanto (Kompatindaj lernantoj!) emigas min pensi, ke lia saĝo estas kelkrilate mankohava.
« Oni ne uzu a-vortojn substantive… », ordonas nia honorinda L. K.-ano. Ĉu vere? Tia ordono estas tro aplomba k eĉ ofenda al la aŭtoro de nia lingvo. Zamenhof ja multfoje uzis a-vortojn substantive. Pri tio mi estas tute certa, kvankam nun mi ne havas ĉemane la verkaron de nia Majstro,
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
por kontroli k cite ĉerpi ekzemplojn (1). Kaj insistas Minor klarige: « Oni ne diru ekzemple « a riĉaj estas enviindaj ». Se tiel oni volas instrui al la lernantoj, necesas ankaŭ aldoni: « Ne legu Zamenhofajn verkojn; ne imitu la stilon de la aŭtoro de esperanto… »
Kvankam tia Minora instruo sur la paĝoj de SAT-gazeto estas vere incita, tamen ni sobre ekzamenu la aferon. Kial s-ro Minor havas tian komprenon pri nia lingvo? Senhezite mi respondas: tial ke li estas ido-ema. Kio karakterizas idiston, tio estas lia logikemo, — lia deziro importi sur la lingvan kampon disciplinon, kiu taŭgas nur en matematika fako. Evidente, pli logikas diri: « La riĉuloj estas enviindaj », ol « la riĉaj estas enviindaj ». Tamen ambaŭ formoj estas tute klaraj, tial ke eĉ la plej etcerba leganto kapablas scii, ke en la dua formo la vorto homoj estas subkomprenata.
Jes ja, s-ro Minor rezonas kiel la idistoj; li volas, ke nian lingvon regu la absoluta logikeco, la matematikeca spirito de Kutura (Couturat), kiu taŭgas nur rilate abstraktaĵojn, sed ne estas allasebla en la lingva fako, tial ke en ĝi la sento volenevole ludas rolon. Lingvo ne estas io abstrakta kiel ciferoj, nombroj k matematikaj signoj. En la funkciado de lingvo la emocio, la pasio efikas ne malpli forte ol la racio.
Kiam oni ekkomprenis la konscian aŭ nekonscian ido-emon de K. Minor, tiam oni facile klarigas al si, kial li ekbatalas kontraŭ la formoj aliel, aliam ks. Logike ja devus esti « aliiel » ks. Sed li ŝajne ne scias, ke en tia kazo la leĝo de minimuma peno efikas. Se sufiĉas uzi la plej simplan formon por esti komprenata, nenia logikeca, teorieca konsidero povas en la praktiko kontraŭpezi sukcese la simpligemon.
Rilate al la alpreno de tiuj ŝajn-neologismoj efikis alia lingva leĝo, nome, tiu de analogio. Kiu funde lernis k asimilis la tabelon de korelativaj vortoj, — miaopinie ĝi estas la plej genia elpensaĵo el nia lingvo, — tiu tute nature k senkonscie eldiras frazojn kiel ekzemple jenajn: Ne tiel rapidu, aliel mi ne povos akompani vin plu! Ies mensogo ne pravigas alies trompon. Ne ĉiam ni estis amikoj, tamen iam k aliam ni servis al ni reciproke. Ĉi tie estas malagrable, ni iru alien. K.s.
Jam ekzistas en Esperantio kelkaj homoj, por kiuj esperanto ne estas « helpa lingvo », sed la ĉefa, la hejma esprimilo. Mi opinias, ke tiaj esperantistoj konsistigas pli bonan fundamenton por la estonto de nia movado ol teoriumado logikeca. Almenaŭ mi havas la firman konvinkon, ke la lingvaj rezonaĵoj de K. Minor ne devus aperi en « La Lernanto ». Ili neniel povas helpi lernantojn kompreni k ŝati nian lingvon (2).
Prefere oni instruu pri diversaj manieroj, formoj, por eldiri la saman penson; oni kritiku la pezajn esprimojn k malklarajn frazojn, tro ofte renkonteblaj en la gazetaro k libraro. Oni provu konvinki la novan generacion esperantistan pri tio, ke nia lingvo entenas latente trezorojn, kiujn Zamenhof mem ne povis elfosi. Esperanto ne venkos per la komercistoj k turistoj. Tiu kampo jam estas okupita de la angla lingvo. Esperanto sin trudos per sia literaturo, kiam troviĝos geniaj homoj, kiuj, ensuĉinte la esencon de l’Zamenhofa iniciataĵo, verkos sennaciece por tutmonda publiko. Kaj pro tiu konsidero ankaŭ oni devas elkrii: For la idismon, ĉar la aŭtoroj de tiu abortaĵo ne volis, ke artefarita lingvo estu literatureca.
Espereble s-ro K. Minor pruvos al mi « substantive », ke li estas saĝulo, ne sentante sin ofendita per ĉi tiu mia senpretenda skribaĵo.
E. L. ITANSA.
Red. Noto: Pri la sama temo ni ricevis de K-do Narazu Mono longan artikolon, en kiu li celas pruvi per logikaj argumentoj — aŭ ŝajnlogikaj —: 1) ke s-ro Minor pravas en sia diro, ke oni devas uzi la formojn aliiel, aliio, aliies ktp.; 2) sed ke li plie devus rekomendi la formojn: neniiel, neniio, neniies ktp. Unu el la argumentoj de N. M. estas, ke en tiaj vortoj, kiaj ti-a, ti-el ktp. estas la sono i, kiu apartigas k sekve… Ni ne volas misuzi la spacon en nia gazeto por tiaj subtilaj, sofismaj diskutoj k espereble K-do N. M. ne tro incitiĝos pro la neapero de lia tre lerta dialektikaĵo.
(1) La aserto de la aŭtoro estas tute prava. Ni mem ne havas tempon por trafoliumi la verkaron de Zamenhof, sed almenaŭ la legantoj notu, ke en Plena Gramatiko de Kalosĉe k Varingjen troviĝas pluraj ekzemploj cititaj. — Red.
(2) Intertempe aperis en « La Lern. » (n-o 8) nia deklaro pri aliecigo de la aspekto de «L.L.», kun aparta substreko, ke tia prilingva rezonado ne plu havos lokon en la gazeto. — Red.
Tra la Esperanta gazetaro
Daŭrigo de « La Pirato »?
Ni ricevis la unuan kajeron de «La Vipo» (1), satira gazeto, kiu konsideras sin, laŭ redaktoraj vortoj, kiel daŭriganton de la Ŝvarca « Pirato ». Ĉu ĝi vere estas tia? Kun bedaŭro ni devas diri, ke ni ne estas konvinkitaj pri tio, post lego de tiu ĉi unua n-ro. La sprito estas senkompare malpli pipra ol tiu de Rajmondo Ŝvarc, la Montmartrano. En la «originala raporto pri Madrido» ekzemple ni vane serĉis iom da sprito (ĉu la tuto nur estas piko pri la raportmaniero de Ŝerer? Tiukaze la raportotemo ja estus malbone elektita!). Nur la « Defendon de Grenkamp » ni plene ĝuis. Ĉu Grenkamp jam protestis?
Ankoraŭ — For la neŭtralismon!
Teo Jung verkis (k aperigis en n-o 32/33 de « Heroldo ») kelkajn liniojn pri la SAT-kongreso k tiu de la katolikoj, kiu okazis ankaŭ en Nederlando, samdate kiel nia 17-a. Ĉu la granda sukceso de nia kongreso fluigis en lian plumon tiujn amarajn pensojn pri «neŭtralismo», kiuj sekvas la raporteton? Teo Jung kredas ankoraŭ, post preskaŭ 20-jara sperto, je mirakloj: liaopinie oni povas agnoski klasbatalon, sed tamen — sur la esp-a kampo — organiziĝi neŭtrale, t. e. en sama organizo kun generaloj, pastroj, policanoj, bankieroj k grandkapitalistoj! Ne, s-ro Jung, konsekvenca homo rifuzos indigne tian solvon, per kiu lastfine eĉ la disvastigo de l’esp. movado nur suferus! Sed, estu bone komprenite, ni ne metas ĉiujn « neŭtralulojn » en unu sakon: Ni estimas profunde la noblajn esperantismajn ideojn de d-ro Zamenhof, de Hodler k multaj aliaj nelaboristoj, k pensas, ke ilia laboro estis laboro en la direkto al nia sennacieca idealo, dum ni vidas domaĝon por la vera esp. movado en la utilismaj klopodoj de iuj De Bofron, Bastjen k.s.
Kooperativa gazeto rampas antaŭ Naciismo
« Ĉielarka Standardo » en sia 7-a n-ro gloras la « patrujon de esperanto », t. e. laŭ ĝi — la Pola respubliko! Laŭ nia modesta kredo, esperanto naskiĝis el cerbo de homo, kiu kredis al la Homaro k kiu prave povis konstati, ke Esperantujo estas « lando, kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn k principojn ». Tiu kooperativa gazeto dankas la penadojn de Pilsudski, tutpaĝe portretas la prezidanton de l’faŝista Polio, ktp. Certe, oni ne devas forgesi ke ĝi estas eldonata dank’ al la helpo de varsovia koop. societo (kio ja estas agnosko al esperanto!) k ke ĝi enhavas diversajn vere informajn artikolojn. Sed ni SAT-anoj neniam forgesu, ke kooperismo estas esence tutmondeca. Kooperanoj en SAT, subtenu do la Kooperan Fakon de SAT (sekretariejo: Sugar, 16 Lily St., Manchester 8)!
(1) Eld. Literatura Mondo, Soroksari-ut 38, Budapest IX. Monata. 16 paĝoj. Form. 16 x 23 cm. Jarabono 0,80 us. dol.
Sonorilo vokas al preĝejo k mem neniam eniras
La nomanta sin informa bulteno pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo (« Popola Fronto ») vidigas tra la kolonoj de sia 22-a n-ro, ke la publikigo de aro da faktoj en la aŭg./sept. n-ro de « Sennacieca Revuo » ne estas laŭ ĝia plaĉo. Ni relegis kun granda atento la koncernan artikolon en « S.R. » k serĉis poste iun ajn serioze bazitan refuton inter la stilekzercoj de la « popolfronta » florĝardeno. Ni ne malkovris eĉ la plej etan provon de tia refuto. Al serioza, faktoplena verkaĵo oni respondas tie per pikoj, sarkasmo, klaĉoj k klaŭnaj kaprioloj. Sed ni kredas, ke tiel agante oni pafas multe trans la celon, k ni timas, ke tiu fervoro povos grave malutili la pafinton mem.
DISKUTEJO
For la neŭtralismon!
Pli ol iam antaŭe SAT akcentu la supran devizon; ĝi ne estas ja nur la titolo de l’ Lanti-a broŝuro, ĝi estas la vera bazo, sur kiu SAT fondiĝis. Tial mi tutkore akceptas la artikolon « Vivu la Neŭtralismo » de K-do Gozaimasu, kiel la plej ĝustatempan k plej trafan satiraĵon pri la taktiko de iuj komunistoj fari unuecfronton, eĉ kun la faŝistecaj esp-istoj, kontraŭ la Faŝismo. La artikolo de K-do G. tiel bonege kovras la situacion ke mi eĉ ne havus unu vorton por aldoni — se ne pro la timo miaflanke, ke nombro da K-doj povus ĝin miskompreni, erare kredante ke la verkinto traktis la aferon serioze (1). Unue mi konfesu, ke malgraŭ la sperto en tiaj aferoj, mi devis tralegi la artikolon dufoje por mem certiĝi.
Feliĉe, en Usono, ni jam spertis la konkretan pruvon pri la senefikeco de la « Unuecfronto » kun la hipokritaj « homaranoj », nomantaj sin neŭtraluloj. Vere, ili sekvas sian Majstron — d-ron Zamenhof — same kiel la katolikoj aŭ alispecaj kristanoj sekvas sian Majstron — Jesuon. Kompreneble, mi ne parolas pri esceptoj — ni havas ilin inter la kristanoj same kiel inter niaj « neŭtraluloj ». S-ro Lejzeroviĉ (Georgo Verda) faris ja sentime sian kontraŭ-hitlerisman paroladon k proponon ĉe la Viena kongreso. « Nu », iuj dirus, « ĉu la parolado ne estis aplaŭdata k la propono venkis? » Jes, miaj naivaj amikoj, sed la entuziasmaj « bonkoruloj » jam de longe forgesis sian voĉdonon — sed ne ilia gvidantaro; ĝi daŭrigas iradi laŭ sia kutima vojo, ignorante la dezirojn de la anaro. Same, sed pli frape k domaĝe okazis ĉi tie:
Kiel vi scias el la letero de s-ro Jozefo Ŝerer (prezidanto de Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko), aperinta unue en « Der Deutsche Esperantist » en Germanio, germanlingve, poste en « La Pirato », pariza esp-lingva gazeto, k ankoraŭ poste en « Nia Bulteno » de Los Angeles (Usono), ankaŭ esp-lingve, tiu reprezentanto de l’usona esp-istaro tutkore gratulis la faŝistan registaron en Germanio pro ĝiaj faroj, k li deziris al ĝi sukceson. Tuj post ricevo de l’ supra sciigo mi iris al la kunveno de neŭtraluloj k legis antaŭ ili la leteron, petante (ne estante
(1) La timo de l’K-do estis prava. Vd. pri tio la n-ojn 454, 456, 457. — Red.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 5
membro) ke la membraro postulu klarigon de sia literature k retorike sperta prezidanto. La estro de l’ Novjorka Esp. Societo, laŭ li mem Intern-Ideano, liberalulo k socialisto, tuj diris : « Estas jam malfrue, la kunveno estas fermata », sen ajna protesto de la anaro.
La afero tamen reaperis ĉe la kunveno de « Harmonio », kies anoj (iuj el ili) rigardas la NES-anojn reakciuloj k sin mem liberaluloj. En mia ĉeesto, por pruvi sian « bonecon » kelkaj proponis postuli klarigon de s-ro Ŝerer. La propono venkis preskaŭ unuanime (same kiel en Vieno). Sed la tiama prezidanto de « Harmonio » « forgesis », ke estante prezidanto li ne havas la voĉdonrajton, k donis sian voĉon kontraŭ la propono — kun li ankaŭ du aliaj ; sed kia fenomeno, en la trio cirkulas la fiera sango germana… Ho, mi preskaŭ forgesis aldoni, ke la oficisto de « Harmonio » ankaŭ « forgesis » sciigi s-ron Ŝerer pri la decido de l’anaro. Sed ne tro domaĝe : la anaro mem ja ankaŭ forgesis eksoficigi aŭ aliel puni la oficiston, — male, unu sinjoro, kiu tiel fajre kondamnis s-ron Ŝerer pro lia kontraŭzamenhofa pozicio, ĉe la sekva elekto proponis la voĉdonantan prezidanton k forgeseman oficiston kiel honoran prezidanton de « Harmonio ».
Certe, K-doj, ni ankaŭ havas LEA-grupon ĉi tie, gvidatan de IPE-ano. Ĉi tiu grupo fidele funkcias laŭ la « nova tendenco » pritraktata en « Vivu la Neŭtralismo », k kompreneble ne povis protesti k ne protestis eĉ per vorteto al la neŭtraluloj pro ilia faŝistemo. La « nova unuecfronta » taktiko ŝajnas esti almenaŭ finance sukcesa ĉi tie, ĉar la LEA-grupo gajnis atentindan sumon ĉe sia antaŭ-nelonga festeno, pro ĉeesto k subteno de siaj « neŭtralaj » amikoj, kiuj estas amikoj de s-ro Ŝerer, kiu lasta estas amiko de la « nova Germanio ».
Sed, serioze, SAT estas fakte fondita kiel unuecfronta asocio de esp. laboristoj ĉiutendencaj : tiaj rilate al la diversaj ekonomiaj k politikaj prolet-organizoj. Ke la interesoj de posedantoj k senhavuloj kontraŭas unu la alian, nur idiotoj neus k nomus tion dogmo. Ĝi estas fundamenta k science pruvita fakto, same kiel iu ajn el la ĥemiaj solvaĵoj, multeksperimente pruvitaj. Do la « komunistoj » (ĉiaspecaj), « socialistoj » (ĉiaspecaj), anarkistoj (ĉiaspecaj), sennaciistoj (mi ne scias ĉu jam estas kelkspecaj), figure apartenas en SAT. Se iam estis kaŭzo al ia skismo en SAT (pri kio mi dubas), ĝi certe ne plu ekzistas. Kaj se la burĝeco de l’esp-istoj necesigis la fondiĝon de SAT kiel unuecfrontan organizon de l’klaskonsciaj proletoj, des pli bezonega estas tiu ĉi unuecfronta perilo kontraŭ la multe pli minaca k ege pli kompetenta faŝisteco de l’esp-istoj. Do, mi proponas la restariĝon de l’originala SAT-unuecfronto. Ni forgesu la skisman eraron de la fondintoj de IPE — ili ne povis ja antaŭvidi la germanian katastrofon k kredis, ke nur « unu vero », ilia propra vero, devas regi k daŭrigos regi ĉiujn prol. instancojn. Nun, kiam ili konsentas jam la neceson de diverstendenca unuecfronto, ni estu altanimaj k petu ilin (sed ne ĉiajn esp-istojn) realiĝi al SAT. La detalojn pri restariĝo de SAT en Sovetio kiel fidinda kleriga reprezentanto de l’ prol. esp-istoj, estus ja facile aranĝi, flanke de niaj sovetiaj amikoj. Kiel la aferoj statas nun, nek SAT nek ili devas verki apologiojn pro siaj antaŭaj agoj — ĉu pravaj aŭ malpravaj.
Georgo Saville (1092).
Pri la sama temo ni ricevis artikolon de K-do T. Veder (1307). Pro spacomanko ĝi aperos nur venontnumere.
Esp. Ekspozicio en Londono
La 2an-3an de oktobro okazis tre sukcesa ekspozicio k serio da lekcioj organizitaj de la Londona Laborista Esp. Klubo (SATEB), ĉe Art Workers’ Guild, 6 Queen Sq., Londono. Propaganda kunveno okazis dum sabato posttagmeze. 72 delegitoj el diversaj lab. organizoj londonaj ĉeestis. Ili miris pri la esp. materialo tiom amase prezentita. Ĉirkaŭ la propaganda halo ĉi tiu estis elmontrita en diversaj sekcioj — Esp. k Vojaĝo, Hispanio, Ĵurnaloj (neŭtralaj k laboristaj), Blinduloj, Pacistoj k Literaturo (originala k tradukita) krom la vendotablo k la ekspozicio de ĉiuj presaĵoj de F.L.E. Kompreneble la multaj ĵurnaloj eldonitaj de lab. organizoj en Hispanio altiris multe da atento.
Tamen por la esp-istoj la ĉefa intereso kuŝis en la lekcioj kaj la historia materialo. Ĉiuj en la plena halo ege ĝuis la lekciojn de K-do Bartelmes pri la Historio de la Esperanta Literaturo (neŭtrala k laborista). Oni speciale laŭdis la deklamojn de kelkaj tipaj ĉerpaĵoj. Nia amiko, Paŭlo Blaise, sprite priskribis memorindajn travivaĵojn el sia longa sperto en la esp. movado, en kiu li estis fervora pioniro. Dank’ al li ni organizis la semajnfinon, ĉar li pruntis tiomon el siaj malnovaj ĵurnaloj, literaturo, lernlibroj k propaganda materialo. Jen estis fotoj, skribaĵoj k diversaj memoraĵoj pri Zamenhof, jen spesmilo k ĉekoj el la Esperanta Banko, jen folioj k fotoj pri la utiligo de esp. dum la milito, jen esp. poŝtmarkoj, el kiu unu el USSR portas la foton de Zamenhof. La Historia ĉambro meritis plurajn semajnojn da studado k nia espero estas, ke ie tiuj aĵoj trovos taŭgan hejmon, kie ili estos daŭre studeblaj. (14598).
Tridekjara jubileo de A.L.S.E.
(Sekcio Amsterdamo I de N.F.L.E.)
La 30-an de oktobro 1907 malgranda grupeto el konsciaj lab. esperantistoj kunvenis por fondi sekcion en Amsterdamo, kun celo disvastigadi la lingvon inter la laboristaro. Kvar jarojn poste, la sekcio iniciatis kune kun la Haga fondi la Nederl. Federacion. La bonan rezulton multe da Gek-doj jam konas. Momente la Federacio nombras proks. 5000 membrojn. Opiniante, ke ĉiu konscia federacian(in)o, almenaŭ se eblas, volas ĉeesti la 30-jaran jubileon de la fondinto de nia Feder., ni kuraĝis lui unu el la plej grandaj amsterd. salonoj. Precize 30 jarojn post la fondo ni solenos grandskale en « Bellevue ». Konata aŭtoro verkis por ni belan teatraĵon. Humoristo, muzikistoj k la ĥoro « La Nova Tempo » de l’Amsterd. distrikto, ankaŭ kunlaboros. Per balo, ĝis la kvara matene, ni fermos nian feston. Enirprezo : 50 cendoj ; ĉiu vizitanto ricevos belaspektan programbroŝuron. Invito al ĉiuj ! Mendu programojn ĉe J. Preker (Smaragdstr. 5, III, Amstd. Z.).
KOMUNIKO DE F.E.T.
La Federacia sidejo estas fiksita en (nova) Kulturdomo, 27-29 rue d’Anjou, Paris 8-a. La membraro kreskas (pli ol 2.200 membrokartoj menditaj). La propagando k agado iĝas ĝenerale pli vigla. Ĉefe menciinda estas la belga Sekcio, kiu kreskis de 300 ĝis 400 membroj, k la grupoj en regiono Lans (Lens, Pas-de-Calais), kiuj faris monstran propagandon k organizis 18 kursojn en la urbo k ĉirkaŭaj urboj. La asocia organo « Travailleur Espérantiste » estos eldonata en kvanto de 4500-6000 ekzem-
Letero al Han Riner
El Jamaŝiro-maĉi, 25.V.37. (Daŭrigo. Vd n-on 456.)
Cetere, troviĝis inter la esperantistoj homo sufiĉe kuraĝa por verki k publikigi en ĉiutaga ĵurnalo provinca artikolon tiel titolitan : « S-on Lanti mi akceptas ». Kaj la faro tuj sekvis la parolon : el sia malproksima provinco li venis al Tokio por renkonti min tie. Plian pruvon pri sia kuraĝo li donis per sia vizito al la esperantista fako ĉe la centra policejo el Tokio ; li klarigis al la kompetenta instanco, ke en sia urbeto neniu scipovas fremdan lingvon, ke li estas la sola esperantisto tie k sekve ke mia ĉeesto en Jamaŝiro estus malpli danĝera, rilate al la eblo, kiun mi havus, se eventuale mi celus disŝuti semojn de herezo… Mi diris sufiĉe por ke vi komprenu, kial de tri semajnoj mi troviĝas en urbeto kun 3.000 loĝantoj, situata ne malproksime de l’Japana Maro, t. e. ĉe la flanko kontraŭa al tiu, kie kuŝas Tokio.
Vi sendube pardonos al mi pro tiu tro longa antaŭparolo, pensante, ke la temo, kiun mi priparolis, tenas min ĉe la koro. Aliparte, ĝi estis necesa por ke vi komprenu kial, post sesmonata ĉeesto en Japanio, mi jam ne povas havi pli malpli kompetentan opinion pri la menso de la orientanoj.
Tamen, mi kredas povi prave aserti, ke ne ekzistas, kiel iuj asertas, abismo inter la animo de la flavhaŭtuloj k tiu de la blankhaŭtuloj. Ekzistas nur diferencoj en la esprimado, en la elmontro, sed la homoj, ŝajnas al mi, estas esence la samaj ĉe ĉiuj latitudoj.
Vi eble jam scias, ke mi estis manlaboristo, ke mi estas ankoraŭ nun ia sub-elementulo, kiu ne posedas la plej sensignifan ateston pri lernado. Tial ke dum mia vivo mi manipulis rabotilojn k segilojn, estis tute nature, ke mia atento estu altirata al la maniero laŭ kiu laboras lignaĵistoj k meblistoj japanaj. Mi estis vere mirigata ĉe la konstato, ke tiuj metiistoj havas ilojn, kies formo tre diferencas, kompare al tiu de similaj iloj en Eŭropo. La maniero laŭ kiu japanaj lignaĵistoj manipulas siajn ilojn, ankaŭ malsamas je tiu de siaj kolegoj el Okcidento. Sed la rezulto sur la prilaborataĵon estas tute sama. Sekve inter la du malsamaj procedoj ne ekzistas esenca diferenco.
Mi emas kredi, ke sur la kampo de la abstrakta penso estas tute same. La budaista saĝo, la asketismo de kelkaj religiaj societoj, ĉu kristanaj aŭ aliaj, la stoikismo de Zenono k de Epikteto, la materialismo de Epikuro, ktp ks. [?], ĉio tio eble redukteblas je la senutila demando, nome, ĉu estas preferinde funkciigi rabotilon ŝovante ĝin antaŭen, kiel en Eŭropo, aŭ tirante ĝin al vi, kiel en Japanio…
Niaj ideoj, kutimoj, gustoj ne entenas ion absolutan. Ili rezultas de la hazardo, de la imitemo, de la bezono, de la tradicio pli malpli trudata, de ĉio ajn krom tio, ke ili estas esence diferencaj k apartaj al ĉiu raso.
Laŭ tio, kiom mi povis ĝis nun observi, ekzistas ia simila inter la antikvaj mitologioj (greka k romana) k la ŝintoismo. La ideo pri unika Dio, kreinto k disponanto pri ĉio, ŝajne tute ne ekzistas en la penso de l’japanoj. Iliaj dioj, diinoj, herooj ktp., ilia kulto al la praulo, ĉio tio tre parencas al la menso de la antikvaj grekoj k romanoj.
Nekontraŭdireble, la japana popolo, konsiderata kiel tuto, estas spiritualisto. Ĝi kredas, ke bestoj k eĉ senvivaĵoj havas animon. La vulpo estas objekto por kulto k ĝia statuo troviĝas ĉie en la proksimaĵo de temploj. Ĝi estas ordinare vestita per ia ruĝa antaŭtuko, kiu estas ligita ĉirkaŭ
— pàgina 6 —
6 — SENNACIULO
pleroj. La Komitato decidis represigon 5000-ekzemplere de la 232-paĝa « Cours Rationnel » (kursolibro) k eldonon, en venonta aprilo, de nova vortaro.
Alvoko al ĉiuj kursgvidantoj
Kiel decidite dum la SAT-Kongreso en Roterdamo, la Infan-komitato en la regiono de la Nederlanda lingvo de F.L.E., kiu jam dum kelkaj jaroj sin okupas pri la problemo « Esperanto inter la Junularo », ankaŭ akceptis la taskon peri inter la eksterlandaj infankursgvidantoj k -amantoj. Komprenante ke ĝia laboro en Nederlando baldaŭ senvaloriĝus, se eksterlande ĝi ne akirus kunlaboron, ĝi per « S-ulo » informos la instruantaron eksterlandan pri sia laboro inter la junularo nederlanda. Ĝi atendas kun fido, ke la eksterlandaj Gek-doj, kiuj ankaŭ ne povas malhavi eksterlandan kunlaboron, helpos nin en nia peno, donante ĉiujn informojn al ili konatajn en sia regiono (loko). Ĝi ankaŭ deziras peri inter la gvidantoj, per interŝanĝo de ideoj, spertoj ktp. Sed tiam oni benv. aldoni respondkuponon, ĉar ni ne povas porti ĉiujn kostojn. Nederlandaj infanoj jam posedas gazeton, en kiu ĉiu infano povas presigi rakontojn, fabelojn ktp, ĉion pri k porinfanan [?]. Eldoniĝis unua lernolibreto « La Malgranda Mondo »; la tuta verko konsistos el tri volumoj. Adreso de l’Sekretario (por ĉiuj informoj k petoj) : W. Borsje, Multatulistraat 29, Roterdamo (W.), Nederlando.
MEMORNOTO
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 5., 12., 19., 26.8., 2., 9., 16., 23., 30.9; Le Travail, Verviers, 5.6., 17.7., 20.7., 6.8; Le Peuple, Bruselo, 6.6.; Rébellion, Bruselo, 1.8. (artik. de Burnelle); Le Travailleur des Transports, Paris, aŭg. (Nathans kiel esp-isto); Tipograf. Bulteno (jul./aŭg.), Paris ; L’Œuvre, Paris, 18.8., 11., 24.9; La Montagne, Clermont-F., 30.8; L’Ecole Emancipée, Marseille, 3.10 (kurso).
PRI LA KONGRESO ENPRESIS : La Patrie Humaine, Paris, 1.10; Nova Preso (juda), Paris, 29.8; Liga organo de teknikistoj k kontrolistoj, Amsterdam, 16.8.
NIA POŜTO
1307, 18876 k.a. — Pro manko de spaco viaj skribaĵoj aperos nur venontnumere.
Moho. — Nek stile nek enhave por « S-ulo » taŭgas via traduko. Kial propagandi esperanton al jam-konvinkitoj? La sencon de kelkaj alineoj ni tute ne komprenas. Eble ni tamen prezentos ekstrakton al niaj legantoj.
KORESPONDADO
Simpla trilinia anonceto kostas 5.— fr. fr.
ALĜERIO
K-do Rofo (Paca Rondo), 4, rue Négrier, Alger, petas SAT-korespondantojn por juna ebenisto (artmeblisto), kiu volas kor. pri plej modernaj kreaĵoj en meblofako kun metiaj K-doj ĉl.
BELGIO
Mi tre deziras interŝanĝi PM kĉl. Emile Tumler, « Café Français », Bonsecours (Hainaut).
ĈEĤOSLOVAKIO
Kiu sendos al mi PM de sia lando aŭ div. landoj, tiu ricevos de mi tuj aerpoŝte samvalorajn PM de mia lando. Resp. ĉiam ! Adr. : Josef Wuchterl, Holeischen 127 ap. Plzen.
FRANCIO
Kiu dez. ric. 50 franc. PM, sendu al mi saman kvanton el sia lando. Certa respondo. K-do Foret, instr. Ecole de Plein Air, Saint-Quentin (Aisne).
Mi deziras korespondi k interŝ. PM kun ĉiuj eksterl. Gek-doj. Adr.: A. Van Droogenbroeck, 1, St. Andriesstraat, Antverpeno.
Karlo Duflot, 36 j. tramisto, 7, rue Kléber, Lambersart, Nord, dez. ricevi PK el ĉl., eĉ el aliaj francaj urboj, prefere prezentantaj tramojn. Nepre respondos.
NEDERLANDO
Kelkaj K-doj dez. kor. kun Gek-doj el ĉl pri ĉt. Resp. gar. Adr.: L. Brusse, Lekdijk 130, Krimpen a.d. Yssel (Z.H.)
POLIO
Juna esp-isto dez. koresp. kun gelaboristoj ĉl. Abram Szlachter, Polaniec pow. Sandomierz.
Subskribintoj kontrolis la librojn k kason de l’Amsterdama SAT-rondo k trovis ĉion en bona ordo. — J.C.H.T. REIGERS (17854); J. KOSMIS Jr. (19952).
FRAKCIA VIVO
SENNACIISTA FRAKCIO
Proks. 50 Gek-doj ĉeestis kunvenon ĉe la 17a SAT-Kongreso, iuj frakcianoj, aliaj nur simpatiantoj. Ĉiuj estis anoj de la Kongreso. Prezidis K-do L. Rosenbloom el Manĉestro ; sekretariis K-do E. Sugar (samurba). La sekretaria raporto estis legita k unuanime aprobita. Estis decidite ke : ano de la frakcio estas tiu membro de SAT, kiu akceptas la principojn de Sennaciismo, kiel ili troviĝas en la « Manifesto de la Sennaciistoj » ; — kiu pagas ĉiujaran kotizon de ne malpli ol la valoro de du respond-kuponoj ; — kiu faras sian eblon por la disvastigo de Sennaciismo. Estis decidite ke la frakcio, se eble, eldonos organon, kiun ĉiu ano ricevos laŭ difinita kotizo. Se en iu loko troviĝas pluraj frakcianoj, tiuj formu grupon k elektu peranton. En la n-o de l’Organo aperanta tuj antaŭ la SAT-Kongreso troviĝu raporto pri la stato de l’frakcio.
Parto de letero de K-do Lanti al la sekretario estas legita. La sekretario petos K-don Lanti verki broŝuron « La Fiasko de l’Internaciismo », kiun la frakcio eventuale eldonos. La kunveno sendis salutleteron al K-do Lanti. Post lego de instigaj « Notoj » de l’sekr. K-do Bubo sugestis, ke la frakcio aranĝu ekspoziciojn pri Naciismo ĉe estontaj SAT-Kongresoj. K-do Bosk anoncis ke li preskaŭ finis tradukon de la « Manifesto » en hisp. lingvon. Oni kolektis 12.62 guld. por helpi la eldonon de « La Fiasko de l’Internaciismo ». Aperis unua « Sennaciista Bulteno » kiun ricevis ĉiu kiu, laŭ nia scio, interesiĝas pri nia frakcio. Estonte ricevos la « Bultenon » nur frakcianoj. Anglalingva traduko de Sennaciista Manifesto ĵus aperis ; havebla ĉe la sekretario (prezo 3 pencoj), k ĉe SAT. « LA FIASKO DE L’INTERNACIISMO » de K-do E. Lanti publikiĝos, kiam estos ricevita sufiĉe da monsubteno por ebligi ĝian presigon. Jam ni kvitancas la ricevon de proks. £2 de div. K-doj. Pliajn donacojn ni atendas.
La dua n-o de l’ « Bulteno » aperos komence de novembro ; ĉiun informpeton tiurilate k ankaŭ rilate la frakcion mem oni bonv. sendu al Sekretario: B. Roberts, 1, Caister Avenue, Whitefield, Manĉestro, Anglio.
Bolŝevist-Leninista Frakcio
Dum kelka tempo vivsignon ne montris nia frakcio. La kaŭzo estis ke la kopenhaga Bolenfrasat-rondo, kiu ja konsistigis la centran komitaton frakcian, estis dum unu jaro tute disigata. K-do Oĉjo devis pro politikaj kaŭzoj forlasi Danion, ankaŭ K-doj Age Kjelsö, redaktinto de nia antaŭa bulteno « LA PERMANENTA REVOLUCIO » k Tage Laŭ estis for, la unua ĉefronte kiel volontulo en Hispanio, la dua dum kelka tempo enkarcerigita en Germanio. Nun aperis nova frakcia organo sub la nomo : « LEVIĜU ! ». La enhavo de l’unua kajero estas interesa k aktuala artikolo pri batalo kontraŭ la faŝismo, Leo Trocki pri la mortigo al la malnova hispana proletgvidanto Andrés Nin, Bas Vels pri la 17-a SAT-kongreso, k.m.a. Prezo de l’ kajero : 1 respondkupono aŭ egalvaloro. Oni sendu al la frakcia adreso : BOLENFRASAT, c/o Tage Laŭ, Kjeldsgårdsvej 33, Kopenhago, Danio.
Komunistema Frakcio (3-a Internacio)
La unua n-ro de nia organo RACI’ NIN VOKAS… ŝajne iĝis konsiderinda sukceso. Aperis recenzoj en pluraj lab. esp. gazetoj k multaj esprimis sian ĝojon, ke fine denove aktivas la kom. esp-istoj en la kadro de SAT. Precipe « Norvega Lab. Esp-isto » en sia okt. n-o favore rilatis al nia nova frakcio, represante nian programartikolon k krome tiun defendanta la valenciajn K-dojn, kiuj kuraĝe eldonis la multe pridebatitan « bluan folion » pri sennaciismo k internaciismo. La dua n-o de RACI’ NIN VOKAS… aperos ĉ. 1-a de novembro (havebla ĉe la sekr. kontraŭ 1 resp. kup.). En kk. landoj cetere vakas perant-oficoj. Ni deziras anstataŭan peranton en Francio, kie la anoncita K-dino bedaŭrinde ne plu povas plenumi sian laboron. Ankaŭ en Norv., Finl., Svisio k Ĉeĥosl. ni tre volonte havus reprezentantojn. Ĉiujn informojn pri taskoj de perantoj k frakcio liveras la sekretario P. Thorsen (K. F.), Poppelgade 16, Kopenhago ; monajn kontribuojn akceptas la kasisto Kaj Henriksen, Hindsholms Alle 16, Kastrup, Danio. Ĉiu kolektita mono estu en niaj manoj antaŭ la 1. nov. Artik. por la organo estas tre bonvenaj.
la kolo. Antaŭ nelonge mi legis en « The Japan Advertiser » informon laŭ kiu samisena (1) fabrikanto elspezis 4.000 jenojn (26.400 fr. fr) por la enterigo de dorlotita kato. Sepdek pastroj partoprenis la funebran ceremonion. Mi suspektas, ke per tio la industriisto celis reklamon por siaj fabrikaĵoj. Tamen restas la fakto, ke la japana popolo konsentas sen miro k sen protesto, ke kato estu pompe enterigata…
En la sama ĵurnalo, n-o de la 9-a de februaro, estis foto videbla, kiu montris bildon pri lernantinoj de kudra lernejo, kiuj partoprenis ĉiujaran feston de la kudriloj. Ĝi estas la okazo por religia ceremonio favore al la « animo » de la rompitaj kudriloj ! Ĉiujare kolekto da rompitaj kudriloj estas sendataj al la sanktejo Aŭaŝima, kie sidas la diaĵo, kiu protektas la « animon » de la kudriloj.
Tio ŝajnas al mi vere ĉarma ! Laŭ ia vidpunkto la kredo, ke objekto havas animon, ne estas pli stulta ol tiu pri unika Dio en tri personoj, aŭ ol tiu pri sankta virgino-patrino. Cetere oni ne devas forgesi, ke la adorantoj de unika Dio loĝatigas la ĉielon per amaso da sanktuloj, sanktinoj k anĝeloj. Kaj ilia infero ankaŭ estas plenigata per granda nombro da demonoj kun satano kiel supera estro. Do ne temas pri esenca diferenco inter la kredoj. Ĉie la homoj sentas la bezonon apogi sian malforton sur lambastonojn el ia ajn kredo. La fabrikistoj de spiritaj lambastonoj t. e. la bonzoj, pastroj, filozofoj el diversaj skoloj ktp. ne uzas ĉiuj la samajn ilojn k ne donas tute la saman formon al la fabrikitaj objektoj, sed ĉiuj trovas pli malpli grandan klientaron. Necesas esti Han Riner por fabriki por si mem lambastonojn k ne celi reklami ilin kiel la sole utiligindajn. (Finota.) E. LANTI.
(1) Samisen estas muzikilo.
LA 18-a SAT-KONGRESO EN BRUSELO OKAZOS LA 7.-13. AŬGUSTO 1938.
Sekretario de l’O.K.K. de la 18-a: K-do L. Strainchamps, 148, Av. du Roi, Bruxelles-Forest (Belgio). Detaloj venontnumere.
Núm. 459, 25 de novembre de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
14-a JARO, N-o 459. — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. NOVEMBRO 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189. S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986. Paris n-o 1234 22. Stokholmo n-o 74 153. Wien n-o D-109 068. Zagreb n-o 41 448. Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
La 18-a Kongreso de SAT en Bruselo
La Roterdama kongreso de SAT brile sukcesis. Okulfrape ĝi pruvis, ke nia kara tutmonda asocio venkis la krizajn jarojn k firm-paŝe ekiras la vojon al restarigo de siaj antaŭaj forto k aŭtoritato.
Sur la ŝultrojn de la Brusela SAT-anaro falis la peza k respondeca tasko prepari la venontan, la 18-an SAT-kongreson!
Verdire, oni sentas sin etuloj apud antaŭuloj kiaj montriĝis la organizintoj de nia 17-a. Tamen kun ilia helpo k konsiloj, kiujn ili tiom afable k senprokraste havigis al ni (pro kio ili estu varme dankataj), ni certe proksimiĝos nian gvidmoton: ĉiam pli bone!
[BILDO p.1 | 10,46,56,70] Gravuraĵo de la Granda Placo en Bruselo kun la urbodomo kaj ĝia alta gotika turo maldekstre kaj la gildodomoj dekstre.
Dekduo da fidelaj k fervoraj SAT-anoj konsistigas la O.K.K. Ili ŝparos nek tempon nek energion, por ke la entrepreno sukcesu k igu la kongrestagojn agrablaj por ĉiuj partoprenontoj. Pluraj komitatkunvenoj okazis k ni decidis pri la unuaj organizdemandoj.
El pluraj flankoj ni aŭdis ke, aparte de la natura sopiro ĉeesti la kongreson, la belga ĉefurbo ankaŭ logas; oni sin preparas al densa ĉeestado al la 18-a. Pro tio iuj K-doj antaŭtimas. Precipe la loĝado, laŭ kelkaj korespondaĵoj k laŭ la lastnumera « S-ulo », turmentas multajn kongresontojn. Ili estu kvietaj k fidu al ni. La tiuflankaj respondeculoj jam pricerbumis la aferon k estas konvinkitaj, ke en Bruselo ankaŭ ili trovos la necesajn rimedojn, por ke la loĝeja demando solviĝu glate, por hotelloĝanto kiom por amasloĝeja vizitanto. Cetere por multaj kongresontoj la vivo en Belgio estas malkara, jam nur pro la monkurzo. Rilate la fervojon ni faros ĉiujn necesajn klopodojn por ricevi rabaton sur kiel eble plej da fervojoj.
Plie, la kongresontoj siaflanke ankaŭ iom klopodu. Memkompreneble ĉeesto en eksterlando ĉiam pli kostas ol kutima hejma vivo. Pro tio ni forte konsilas la porkongresan « ŝparkason ». Tiu ĉi povas esti individua aŭ grupa entrepreno. La lasta maniero havas pli grandan efikon; ĝi pli facile arigas kelkajn partoprenontojn k igas la ŝparadon pli regula. Ĝi certe estas ebla en la sekcioj de la LEA-oj, kiuj rilatas kun SAT laŭ la Gotenburga Konvencio. En aliaj organizoj, la SAT-rondoj prenu la taskon sur sin. Tia iniciato plenumos servon ne nur utilan por nia 18-a, sed ankaŭ por la ŝparonto mem.
Estu ankaŭ dirite, sen fali en la ŝovinismon, k sen forgesi ke la ĉefa afero devas esti la kongreso, — ke la 18-a okazos en lando k en urbo vizitindaj je multaj vidpunktoj. Turista amatoro trovos, por satigi sian emon, famajn vidindaĵojn el antaŭaj jarcentoj, ĉefe mezepokaj. Riĉaj muzeoj pri belartoj, pri antikvaj tempoj, pri naturaj sciencoj estos viziteblaj.
En la laborista movado, ĉiu belga urbo povas atesti per signifa kooperativa aŭ sindikata konstruo pri la potenco k krekapablo de la organizita proleta klaso en Belgio. En Bruselo mem, plej moderna panbakejo, grandaj karbodeponejoj, okdek kvartalaj kooperativaj magazenoj, la « Okhora Domo » de la fervojlaboristoj, la sindikata kliniko k la fama brusela « Popoldomo » kies gravaj pligrandigoj estos verŝajne finkonstruataj kiam okazos la kongreso, ilustras la energian volon k la porpraktikan karakteron de la belgia proleta movado.
Kiu disponos pri pliaj tagoj, povos per du-trihora trajna veturo viziti Genton, Brugge, Antverpenon, Ostende k la marbordon, aŭ oriente sin direkti al Lieĝo k ĝui la pitoreskajn angulojn de monteta regiono (Ardenoj).
Do, kiel vi vidas, K-doj, riĉaj da instruo k da ĝuo estos la kongrestagoj. Vi do preparu vin por partopreni la 18-an! Vi, kiu ne ankoraŭ konas nian organizon, venu kiel gasto k « per propraj okuloj » informiĝu! Vi, kiu jam legadas « S-ulo »-n, sed ankoraŭ ne SAT-aniĝis, faru plian paŝon: aliĝu al SAT k ĉeestu la kongreson kiel plenrajta SAT-ano!
SAT-anoj el ĉiuj teranguloj, aliĝu la kongreson multope k frue, por ke ni povu prepari imponan manifestacion pri la forto de SAT k de la proleta esperanto-movado!
Jam nun ni salutas vin per elkora bonveno!
M. Van Aelst, Prez. de la O. K. K.
[REKLAMO p.1] Sennacieca Revuo — La 16-paĝa ilustrita monata revuo. El la enhavo de l’novembra kajero: Leteroj k raportoj el Japanio, Polio, Rumanio, Svisio, Kanadio, Hispanio ktp. — Diskutejo. — Literaturaĵoj, Kritiko. — Gardenkultura Terminaro, kc. Prezo de l’kajero: 2.50 fr. fr. — SAT.
— pàgina 2 —
8 — SENNACIULO
[BILDO p.2 | 13,7,38,33] Afiŝo de la kongreso: «ESPERANTO 18a KONGRESO DE SAT ★ Bruselo 7–13 AŬGUSTO 1938», kun silueto de la gotika turo de la brusela urbodomo.
Adreso de la O.K.K.:
Por Mono: K-do G. Basteels, 26, rue du Parnasse, Bruxelles-XL, Poŝta ĝirokonto: 332.15.
Por ĉio alia: K-do L. Strainchamps, 148, Av. du Roi, Bruxelles-Ft.
1-a KOMUNIKO
Kotizo: La kongreskotizo estas 40 belgaj frankoj. — Por frualiĝontoj (antaŭ 1. junio 38): 30 belg. fk. Por senlaboruloj: 20 belg. fk. (frualiĝontaj senlaboruloj 15 bg. fk.).
Loĝado: Ni planas kiel eble plej zorge k kontentige plenumi ĉi tiun servon per hoteloj, privataj loĝejoj, tendejo, uzo de « Junulara Gastejo », k per organizo de amasloĝejo. Sed, por ke ĉio ĉi glate organiziĝu, nepraj kondiĉoj estas: frua aliĝo k zorga plenigo de la aliĝiloj.
Adresoj: Oni atentu la adresojn de la O.K.K. Monon oni sendu per poŝtmandato aŭ ĝiro, al la kasisto. Ankaŭ uzeblaj estas la poŝtĉek-kontoj de SAT en la diversaj landoj.
Vojaĝo. Ni klopodas akiri redukton ĉe la fervojoj (angla-belga-franca-nederlanda k aliaj, se necese). Ni vokas al la lokaj k landaj SAT-perantoj, por ke ili iniciatu karavanojn (per fervojo aŭ biciklo) k « porkongresan ŝparkason ».
Glumarko. La O.K.K. presigis belan glumarkon (dukolora). Prezo: 5 bg. fk. por 100 ekzempleroj. Mendu ĉe la kasisto. Multe propagandu!
Por la O.K.K.: La sekretario.
UNUA LISTO DE ALIĜINTOJ
- K-do A. M. Riswick, Roterdamo; 2. G. Basteels; 3. J. Coen; 4. V. Collard; 5. K-ino S. Dubois; 6/7. Gek. J. Lebacq; 8. L. Strainchamps; 9/10 Gek. M. Van Aelst; 11. C. Van Oostveen, ĉiuj en Bruselo.
Ĉu vi scias, kio estas la socialista proletaro? Tio estas homamasoj, kiuj kolektive amas la pacon k abomenas la militon. La ŝovinistoj, la naciistoj estas homoj, kiuj kolektive amas la militon k la buĉadon. Johano Jores (Jaurès). Bruselo, 29. julio 1914.
Ĉiu plenumu sian devon…
Nenio ŝajnas al mi pli ridinda ol pacistoj, kiuj sin ĝeme turnas al la tuta mondo, dirante: « Ne batalu!… Ne mortigu!… Vivu pace!… Estu fratoj!… » Tiuj pacistoj unue ne havas sufiĉe fortan voĉon por aŭdigi ĝin trans la landlimojn; sed eĉ se ili havus, tio neniel signifus, ke la mondo aŭskultas, atentas, komprenas…
La bombastaj porpacaj [?] alvokoj ja estas ne nur ridindaj k senefikaj, sed eĉ maltrafaj. Kial paroli pri frateco al homoj, kiuj fakte ne estas, nek povas esti fratoj? « Esti fratoj », tio signifas aparteni al la sama familio, havi saman patron — almenaŭ spiritan — saman moron, saman lingvon.
Ĉu tiel estas inter la homoj de malsamaj nacioj? Certe ne! Ne nur la nacianoj diversspecaj havas malsamajn morojn k kutimojn, sed ankaŭ malsamajn lingvojn; ili do tute ne povas interkompreniĝi k sekve estas tre ridinde konsideri tiajn homojn kiel fratojn el sama familio.
Tian bedaŭrindan staton ni nun ne povas aliigi. Malgraŭ tio, ke esperanto ekzistas jam de 50 jaroj, tamen estas plorinda fakto, ke la esperantistoj — mi ne diras la esperantanoj — estas ankoraŭ tre malmultenombraj. Kaj kiom da ili komprenas la profundan signifon de l’samlingveco, de tiu fakto, ke per uzado, aplikado de esperanto homoj el ĉiuj mondpartoj estas eble akiri menson de mondcivitano? Kiom da ili penadis senigi sin je ĉia naciemo k tiel fariĝi taŭgaj por interfratiĝo malgraŭ ĉiuj landlimoj? Jes ja, nur samlingvanoj povas eksenti k fine kompreni, konscii, ke ili konsistigas la embrion de la « granda rondo familia », pri kiu parolis Zamenhof.
Inter esperantistoj estas logike paroli pri tutmonda interfratiĝo, pri paco k amo. Sed maltrafe, ridinde estas prediki fratecon al homoj, kiuj efektive ne povas esti fratoj, ĉar ili devas stari mutaj unuj apud la aliaj, pro neeblo interkompreniĝi.
Konsekvence, al la nacianoj, kiuj povas esti fratoj nur inter difinitaj limoj, pli malpli longaj: al la homoj, kiuj volas konservi, defendi la naciecojn, ni ne rekomendu interfratiĝon, sed simple diru: « Vi plenumu vian devon. La sendependeco de via lando estas minacata k vi deziras, ke ĝi restu plene suverena; nu, bone, vi devas ja esti preta por oferi vian vivon tiucele. Vi devas akcepti loĝi en kazerno, vivaĉi en tranĉeoj, obeadi blinde al iaj ajn ordonoj diktatorecaj de l’milita stabo; vi devas unuvorte rezigni vian homecon por teni k konservi vian naciecon… »
Verdire, kiam naciistoj diversspecaj, diversnuancaj k diverslandaj buĉas unuj la aliajn por la gloro de sia respektiva patrio, tiam nia koro bedaŭras k kompatas, sed nia cerbo ne povas kompreni, ke tia buĉado estas tute normala… Mi eĉ konfesas, ke iafoje venis al mi la penso ke ju pli multe da patriotoj estas elmondigitaj per sia reciproka malsaĝo, des pli bone! Ili plenumis sian devon. Kaj estas konstatebla fakto, ke naciistojn oni ne povas konvinki per raciaj argumentoj. Sekve…
Kio estas vere terura k priplorinda, tio estas, ke homoj, kiuj ellernis k praktikadis esperanton, kiuj penadis senigi sin je ĉia naciemo, t. e. la sennaciistoj, tiuj riskas esti perforte eldevigataj partopreni patriotan buĉadon. Racipensante, oni nepre alvenas al la konkludo, ke nur tiaj homoj estas kompatindaj, tial ke dum milito ili ne plenumas sian devon, sed male agas kontraŭvole, k eĉ riproĉate de sia konscienco. La devo de sennaciisto estas tute mala je tiu de patrioto, de internaciisto, de ĉiu ajn, kiu predikas, ke la nacioj gardu sian sendependecon. Internaciisto devas buĉi aŭ esti buĉata; sed sennaciisto devas nepre per ĉiuj fortoj penadi por eviti partoprenon en bataloj, kiuj por li estas tute sensencaj.
Kiam la Lenina k Uilsona (Wilson, prezidinto de Usono) principo pri sendependeco de l’nacioj estas ie ajn minacata, tiam ĉiu internaciisto devas volontuliĝi por defendi k savi la sanktan principon. Kaj male estas la devo de ĉiu homo, kiu akiris la firman konvinkon, ke tia principo estas esence reakcia, resti nepre ekster la internaciaj bataloj. Nur la klasbatalon partoprenu sennaciisto; nur por defendi sian homecon li konsentu morti aŭ mortigi… Kaj tiurilate tre menciinda estas la fakto, ke homoj devis dum jarcentoj elbatadi la rajton ne aparteni al iu ajn eklezio. Similan batalon devos fari la sennaciistoj por akiri la rajton ne esti naciano. Ili devas organiziĝi tiucele k neniel imiti la internaciistojn, kies bonintenca agado estas tamen niaopinie esence reakcia…
Ĉiu ja plenumu sian devon k tion farante neniu rajtos riproĉi al la alia. Kiu kuraĝe agas laŭ sia konvinko k konscienco, tiu indas estimon.
Kaj aliparte SAT havas ankaŭ sian specialan devon: esti same akceptema al la tezo de l’sennaciistoj, kiel al tiu de la internaciistoj. Nia organizo estas laŭstatute ekstertendenca k sekve ne havas, nek povas racie havi partiecan programon. Ni ĉiuj plenumu nian devon…
E. L. ITANSA.
Por ŝtopi la Breĉon
60. LISTO
Loterio distr. kunveno FLE. en Arnhemo je 22. 8. 37 ………. guld. 1,55 A. W. v. d. Starre, Roterdamo ………. » 0.70 14 335, Vieno ………. fr. fr. 52.63
Gek-doj! Kiam vi rekotizas aŭ mendas librojn, ne forgesu la Breĉon!
Grupo da fabriklaboristoj deziras korespondi kun laboristoj ĉiulandaj pri ĉiuj temoj. Respondo garantiata. K-dino G. Verweij-v. Wijk, v. Ostadestr. 384, Amsterdam-Zuid (Nederlando).
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 9
Ni kreskas!
ESTAS tute certe: post serio da mallumaj jaroj de konfuzo k de dubo, SAT hodiaŭ havas solidan reputacion de laborista esperantista organizo unika en la mondo. La anaro ĝoje kolektiĝas en ĝi. Ni kreskas! Ke ne temas pri nuraj vortoj, pri tio atestu nia decido realigata ekde ĉi tiu numero: publikigi de nun la oficialan organon de SAT, « Sennaciulo », regule kun 10 paĝoj anstataŭ la ĝisnunaj 8 (« La Lernanto » konsistigos la 9-an k 10-an paĝon).
Time vi verŝajne ekdemandos: Ĉu oni postulos pli da abonmono pro tiu pligrandigo? — Ni kontente respondas: Ne! La tarifoj restos neŝanĝitaj tiom longe, kiom daŭros la nunaj kondiĉoj por presado k disvastigado! (Se por kelkaj landoj la tarifo aperas iom modifita, tio okazis konsekvence de la ŝanĝitaj monkurzoj — la aĉetpovo de la franca franko ekz. grave malaltiĝis).
Per tiu ĉi decido nia ni montras nin optimistaj. Juna movado ne havas inklinon al nigraj pensoj. Sed nepra kondiĉo por vivdaŭro de la 10-paĝulo estas senĉesa varbado. Al vi, Gek-doj, ni direktas la insistan peton: Disvastigu la parolilon de SAT, disvastigadu SENNACIULO-n tra la tuta terglobo, penetrigu ĝin en ĉiujn partojn de la mondo, eĉ en la plej mallumajn [?] angulojn, por ke ankaŭ tie ekbrilu la lumo de nia movado! Paroloj forsonas, skribo restas. Zorgu, ke la presita vorto de l’SAT-anaro trafu kiel eble plej multajn, atingu ĉiujn, al kiuj la laborista esperantismo signifas celon, k eĉ tiujn — ŝanceliĝantajn — por kiuj firma voko devas esti instigilo al enviciĝo. Kun ĉies helpo antaŭen al pli granda eldonkvanto, al pli larĝa disvastigo, por ke « S-ulo », alternante en la monata aperosekvo kun sia pli granda fratino SENNACIECA REVUO, plenumu inde sian rolon de peresperanta idea ligilo! Ni ne dubas, ke niaj aktivuloj penados…
La Plenum-Komitato de S.A.T.
El niaj Leteroj
… La neforgeseblaj tagoj en Roterdamo, en k ekster la SAT-kongreso, ne nur donis al mi ĝojon, sed ankaŭ riĉan materialon por pripenso. Ĉu ni vere estas SAT-anoj, estas la demando, kiu kiel rezulto de la pripensado ekstaris, aŭ pli ĝuste, restariĝis antaŭ mi. Restariĝis! jes, ĉar la kongreso en R. firmigis miajn antaŭajn konvinkon k sperton, ke la statutaro de SAT ne multe efikis por forigi la tradiciemon, rutinemon k ambicion el la K-daro de SAT. La inerto montriĝas eĉ en niaj rondoj, ĝia potenco estas efektiva, ĝi malavare subvencias la miopon k nanecon: la bone preparitaj bataloj, kiujn sugestas la Statuto, restas senefektivigotaj pro nuraj baraktadoj. Ĉu do mi fariĝis pesimisto? Feliĉe ne! Malfacilaj tempoj kreis heroojn. Mi kredas je malavara klerigado de l’junularo k fidas ĝian efikon rilate juston k liberon en la nepre novaj socioj kreendaj… (4226).
Ne nur per pano la homo vivas, sed ankoraŭ per tio, kio eliras el la buŝo de homoj inspiritaj. Kaj kiel pano estas por la stomako, tiel estas por la cerbo la enhavo de la SAT-organoj. Kaj, kiu nutras sian cerbon per tia legaĵo, tiu neniam pereos en dogmoj. Pensu libere k legu la SAT-organojn!
Klas Karlsson (20.059).
En la jaro 1919 mi por la lasta fojo rigardis piedpilkan konkurson. Kun granda entuziasmo mi aplaŭdis la ludistojn k inter ili ankaŭ la ludiston P., kiu miaopinie estis treege lerta. Sed, iom poste oni eksigis lin pro « mankanta lerto ». Mi bone memoras la naŭzan impreson, kiun faris sur min tiu novaĵo. Kaj de tiu momento mi perdis intereson por pilkludo, stafetkuro ktp., entute por sporto, kies rezultoj dependas de komunaj klopodoj.
Nur por la individua sporto mi havas admiron. Kiam homo kapablas salti pli alten ol aliaj, kuri pli rapide ol aliaj, tio estas frapa pruvo pri lia grandega korpa lerto. Kaj ĝuste pro tiu individua sistemo mi tiom multe ŝatas la mensajn klopodojn en Sennaciulo. Militema artikolo skribita de sincera K-do, povas esti bonega k aplaŭdinda, sed tamen ĝi verŝajne malsukcesas apud artikolo kiu klopodas pruvi, ke milito estas miljara, malsana tradicio.
Kaj per sia individua sistemo Sennaciulo eble fariĝos la sola gazeto en la mondo, tial ke homoj ne plu emas legi naciajn gazetojn. Benata estu la tago, kiam Sennaciulo kvazaŭ sana koro pumpos sian freŝan sangon en ĉiujn, eĉ la plej malproksimajn vejnojn.
Gaja knabo.
… Neniel mi emas riproĉi al vi pro publikigo de la patriota parolado de la ĉina eksministro Ĉen-mig-ĉu (n-o 54/55, « S. R. »). Tamen la legantoj ricevis per tio tro unuflankan bildon pri la situacio en Ĉinio. Tial mi kredas, ke estas utile konigi ankaŭ la vidpunkton de alia ĉina patrioto, nome Ĉi-Ksje-Juan, generalo k prezidanto de la asocio Grand-Azia Societo. Tiu eminentulo parolis per radio la 24-an de sept. 37 k la anglalingva ĉiutaga ĵurnalo « Te Manchuria Daily News » de l’1-a de okt. raportis pri tiu parolado. La temo estis: Azio al la Azianoj k la argumentado celis pruvi: 1) ke la Nankina registaro estas sub la influo de fremduloj, precipe de rusoj; 2) ke ĝi estas plene respondeca pri la nuna milito; 3) ke Japanio ne havas teritorian anekscelon k deziras nur pace k libere komercadi k rilati kun Ĉinio; 4) ke Japanio k Ĉinio devas alianciĝi por fordetrui la influon de fremduloj el Azio k atingi, ke tiu kontinento estu plene libera k suverena.
Se iu dirus, ke tiu generalo estas subaĉetita de Tokio; se aliu rebatus, ke Ĉang-kaj-ŝek estas subaĉetita de Londono k Moskvo, mi ne scius, kion respondi. Ne eblas kontroli tiajn verŝajnajn asertojn. Sed pri kio mi ne dubas, tio estas, ke la ĉinaj kulioj k kamparanoj havas absolute nenian intereson aliĝi al la vidpunkto de iu ajn el tiuj generaloj.
Mi legis raporton, laŭ kiuj la vivnivelo de la proletaro en Manĉukuo iom plialtiĝis, de kiam japanoj regas tie. Ne eblas nun al mi kontroli la fakton. Almenaŭ estas tute certe, ke sub la regado de la generaloj el Nankin k Kanton la sorto de l’ĉina popolo ne povas esti pli mizera. Pri tio atestas ĉina esp-isto mem, Cicio Mar, en sia antaŭ nelonge aperinta libro: « Forgesitaj homoj ». Kredeble tiu aŭtoro tamen estas naciisto k volas la sendependecon de sia lando. Intelektuloj, ĉinaj studentoj k. s. kiuj konsistigas la regantan aŭ regeman klason en Ĉinio, kompreneble havas ian intereson al tio, ke ili mem regu k ekspluatu anstataŭ fremduloj, ĉu japanaj aŭ aliaj. Sed tiu kategorio da homoj reprezentas tre malgrandan pocenton k mi pensas pri la tuta popolo, kiu en sia grandega plimulto ne havas atomon da intereso oferi sian vivon por la gloro k ambicio de iuj ajn regemuloj. (E. Itanŝa).
AL ĈI TIU N-o ESTAS ALDONITA LA NOVA SAT-KATALOGO KUN LA TARIFO POR 1938.
Al la konscienco de Japanio
S-ro Van HINTE, reprezentanto de nederlanda Hindio ĉe la Tut-Pacifika Paca Ekspozicio en Nagoja dum aprilo 1937, alvokis la konsciencon de Japanio tiele (laŭ Japana Esperanto-Nippon):
« Dum 1300 jaroj vi kuraĝe prenadis el eksterlando kun bona sukceso budaismon, kristanismon, materian civilizon k spiritan kulturon. Kaj ili estas jam nun bone alpropriĝitaj al vi. Ni nederlandanoj tion admiras k estimas. Kaj nun oni denove komencis esplori grandan mision de Japanio. Kiel esperplena ĝi estas ankaŭ por nia speciala celo: MOND-PACO, JUGADO k PERADO anstataŭ PERFORTADO k MILITO. En vi ni gratulas Japanion, en vi ni gratulas la mondon. Ni estas tre feliĉaj konigi al vi:
Japanio estas gvidanto en Oriento. Japanio estas konscienco de la mondo. Kaj vi estas la gvidanto k konscienco en Japanio.
Sinjoroj, samideanoj, kiuj sentas sin respondecaj pri la estonto de la mondo, manon en mano, ni laboru! Mondo devas esti en harmonio. Ni sincere deziras ke Japanio estu en la fronto por paca laboro. Ni nederlandanoj, kiuj estas viaj amikoj dum 300 jaroj, sincere gratulas al vi japanoj ».
La respondon al tiu alvoko ni ĉiuj konas. Kiam lernos la pacistoj, ke al militistoj k aliaj ekspluatantoj oni povas alvoki ne per mildaj vortoj, sed per fera pugno, kiu estas la nura argumento, al kiu ili aŭskultas? Dependi de la konscienco de tiaj homoj signifas liveri nin ligitaj en iliajn manojn k oferi niajn infanojn al la buĉistoj.
A. M.
— pàgina 4 —
10 — SENNACIULO
Impresetoj pri la Pariza Ekspozicio
Tre multnombraj ĉiulandanoj vizitis la Parizan internacian ekspozicion, ankaŭ multaj K-doj esp-istaj, kiel mi povis juĝi proprokule. Ĉio interesis la vizitanton, sed precipe lian atenton altiris la USSR-a pavilono, tiel laŭ la arta, kiel la teknika flanko.
Tamen, tiuokaze, la esperantisto facile k rapide rimarkis mankon. En la pavilono de l’soveta lando, porbatalanto de internaciismo, ekzistas neniu angulo por la internacia lingvo esperanto. Tio miaopinie estas grava forgeso.
Mi deziris, okaze de l’vizito, aĉeti libreton eldonitan plurlingve, sed ne esperante, kun titolo « Nova Konstitucio ». Ĉiuj franclingvaj broŝuroj disvendiĝis. Bedaŭrante tion, mi rimarkigis al la vendisto: Estus dezirinde, ke la eldonaĵoj aperu internacilingve. Li ridetis. Por konvinki la K-don pri la utilo de esp-o, mi certigis al li, ke ja la Biblio aperis en esperanta traduko.
La vendisto ne plu ridetis, sed nur rimarkigis afablatone: « Sinjoro, mi ne estas ĉi tie por diskutadi… » Mi komprenis. La argumento sukcesis… De nun li eble komprenas la gravon de nia movado. La « plagiatistoj » de l’biblio uzas la tutmondan lingvon kiel ilon por disvastigi religiajn doktrinojn. Ĉu esp-o ne povus ankaŭ utili la Internaciojn por alproksimigi homojn k popolojn? Ĉi tiun rimarkon mi enskribis sur la Libro de Impresoj, por eble esti utila al la estraro de la pavilono…
Mi instigas aliajn Gek-dojn, vizitontaj eble la Ekspozicion, ke ili en pavilonoj, kie estas Impreso-Libro, ne forgesu enskribi siajn opiniojn pri esp-o kun salutoj al la esp-istoj k laboristoj de l’koncernaj landoj. Tiel ni utile propagandos k venkos multan indiferenton. Mi estus kontenta ekkoni pere de « S-ulo » (aŭ leteroj) la opiniojn de ĉiulandaj K-doj pri la Pariza ekspozicio. L. G. (20.074).
K-do ROFO sciigis nin persone, ke klopodante ŝanĝi hispanan 50-pesetan monbileton ĉe la Pariza Ekspozicio, en la posttagmezo de l’22-a de sept., li spertis rifuzon de la oficisto ĉe la monŝanĝejo, pretekste ke… la bileto ne surhavas la subskribon de… FRANKO! Tiel okazinta [?] en la paradejo de l’respublika k popolfronta Francio de la jaro 1937.
Pensoj pri Esperanto
Forpasis kongresoj de esperantistoj. SAT sukcese kongresis en Roterdamo, IPE fanfaronas pri sukceso en Parizo, la neŭtraluloj ankaŭ amase kuniĝis en Polio, kie ili penis akiri akordiĝon inter la du organizoj UEA k ĝia kontraŭulo IEL. La rezulto estos laŭŝajne du neŭtralaj kongresoj en 1938, unu de IEL en Londono k unu de UEA en Brno. Eĉ por ni SAT-anoj tiaj skismoj estas dolorigaj k signifas malbonon por nia celo.
Intertempe la adeptoj de « Baza angla » (Basic English) forte propagandas sian lingvon. Lastatempe la B.B.C. (Brita Disaŭdiga Korporacio) denove rifuzis disaŭdigi esperanton, ĝi eĉ ne permesas la uzon de la vorto « esperanto ». Ja okaze de la kimra ĉiujara muzikfesto, ĉe kiu estis konkurso por esperanta traktaĵo gajnita de estono, iu bone konata persono volis paroli radie pri tiu konkurso, sed la rifuzo estis definitiva.
La fama angla ĵurnalo « Novaĵa Kroniko » (News Chronicle) en tutpaĝa artikolo demandas: « Ĉu ĉiu lando baldaŭ anoncos Angla parolata ĉi tie? » La artikolo informas, ke en Hitlerio nuntempe la angla estas devige instruata en ĉiu lernejo, k kiel kompletigo la B.B.C. ĉesis instrui radie la francan k jam komencis instrui germanan lingvon. Laŭ la nomita ĵurnalo 220 milionoj da homoj jam parolas la anglan kiel sian patran lingvon k pliaj 20 milionoj uzas la lingvon kiel duan lingvon.
Estas fakto, ke en Britio mem estas parolataj pli ol dek dialektoj nomataj angla. Mi kiel irlandano parolas dialekton apenaŭ kompreneblan en kelkaj partoj de Britio. Ĉi-jare mi veturis tra Anglio k renkontis multajn personojn, kiujn mi tre malbone komprenis. Venis al Kimrio viro el norda Anglio por instrui ministojn, kiel funkciigi difinitan maŝinon. Ĉar li parolis dialekton k uzis malsamajn nomojn por maŝinpartoj, ili ne povis kompreni k li devis foriri ne farinte la instruon. Tamen la influo de la radio k lernejo iom samigas la prononcon k baldaŭ rezultigos forigon de dialektoj.
Ni esperantistoj esperas, ke la angla ne fariĝos mondlingvo, sed la nuna potenco de tiu lingvo, la vivigo de la fonto, ĉiam havos vivodaŭron. Entute ne estas miliono da esperantistoj en la tuta mondo, k en preskaŭ ĉiu lando troviĝas pli da homoj, kiuj scipovas paroli angle ol esperante. Ĉu do ni rajtas post 50 jaroj fieri pri nia lingvo? Th. Aldworth (18876).
[BILDO p.4 | 41,46,68,66] Foto de alta templa turo (prango) en Bangkok, kun rivero kaj konstruaĵoj malantaŭe.
Tiu ĉi bildo montras la faman templon de Siamio en Bangkok. La originala foto estas sendita al lia korespondanto de unu el niaj siamaj partoprenantoj en SATKO.
Premio por frupagantoj!
La Administracio, kies laboro treege amasiĝas ĉe la jarkomenco, estas tre dankema al tiu kategorio de membroj, kiuj en frua dato pagas sian kotizon. Ĝi volas ankaŭ en tiu ĉi jaro per favora oferto montri sian dankemon al tiuj Gek-doj, kiuj estas plej akurataj. La K-doj (membroj aŭ abonantoj), kiuj pagis la tuton aŭ parton el sia kotizo por 1938 ĝis plej malfrue la 31. januaro, rajtas aĉeti unu aŭ plurajn librojn de SAT, laŭ nia katalogo, je 2/3 prezo. Ekzemple, frupaganto povas akiri, samtempe pagante la mendon kun la kotizo, LA FERA KALKANUMO por 10 fr. frankoj (afr.) anstataŭ 15 (katal. prezo). Tiu ĉi oferto estas unufoja k validas nur ĝis la fiksita dato.
Tra la Esperanta Gazetaro
Por korespond-libero!
En « La Semanto » (n. 39), bulteno eldonata de la svisaj lab. esperantistoj, ni trovas liniojn (de la redakcio), kiuj parolas per si mem k malnecesigas komentojn: « Bonvolu noti en memoron », diras la redaktoro, « ke sovetiaj K-doj sendis leterojn al eksterlandaj komunistoj, en kiuj ili priskribis tute objektive la teruran situacion en kiu ili vivas. Tiuj komunistoj, ne volante kredi tion, opiniis, ke iliaj korespondantoj estas « kontraŭrevoluciuloj »; ili do sendis tiujn leterojn al la C.K. de S.E.U. (t. e. Centra Komitato de Sovetrespublika Esp. Unio) k la kompatindaj sovetianoj estis malliberigataj. Do se la korespondanto apartenas al nova formiĝonta klaso, li kompreneble emas pentri al vi helan bildon. Ne forgesu, ke la P.E.K.-aparato estas kreita, por ke esp-o ne povu esti uzata por senpera, senkontrola interrilatado de sovetianoj kun alilandanoj. Kia ajn estu la respondo (se oni ricevas respondon) de iu korespondanto, ĝi ne povas havi la saman valoron kiel la atesto de persono, kiun oni konas intime k kiu restis en la koncerna lando, scipovante ankaŭ ties nacian lingvon. La restado devas esti kelkjara k la kontakto kun la kamparanoj k simplaj laboristoj devas esti intima por ricevi certan bildon pri la vivostato. Se ekz. la korespondanto skribus « La reĝimo en nia lando estas la plej abomeninda, kiun oni povas imagi »,… tiam la skribinto tuj estas kaptata pere de la G. P. U., Gestapo aŭ OVRA. El tio rezultas la ĉesigo de la interkorespondado en tiu momento, kiam oni demandas pri internaj aferoj… » La redaktoro konsekvence petas, ke oni pardonu al tiuj K-doj en diktatore regataj landoj, kiuj ĉesigas korespondadon ne volante riski sian kapon aŭ longdaŭran enkarcerigon.
La signifo de niaj Kongresoj
K-dino Moore, iom simile kiel K-do Veder ĉi-numere, subtenas la politikajn debatojn en la SAT-kongresoj (en « Kritika Observanto » n-o 4). Tamen ŝi rekonas k substrekas la pozitivajn flankojn de niaj kongresoj, vidante la nuran negativan en la « forkuro » antaŭ la konfliktokreaj tendenco-debatoj. La respondo, farita de la redaktoro ĉi-numere al K-do Veder, taŭgas ankaŭ al la linioj de K-dino Moore. Ni aldonu nur, ke niaj kongresoj ĉefe volas esti propagandaj manifestacioj, kiuj devas pruvi al la tutmonda proletaro, ke simplaj laboristoj el diversaj landoj povas en la praktiko jam nun facile k profite utiligi esp-on. Tiu propaganda impreso forviŝiĝus en atmosfero de malkonkordo k disputemo. La komparado de ideoj k tezoj ja povas okazi dum tuta jaro multe pli fruktodone en la gazetoj, ol estas eble okaze de nia mallongviva ĉiujara manifestacio, la SAT-kongreso.
Okcidentaĵoj en Orienta gazeto
En sia n-ro 34-a « Tempo » (Kioto) publikigas paroladon de B. Ŝo (Shaw) disaŭdigitan radie en Anglio al la britaj gejunuloj, kun konsiloj de la maljuna spertulo al la nespertintoj. Tia publikigo montras la progreseman k senantaŭjuĝan karakteron de tiu ĉi japana esp. gazeto (monate aperanta). En la n-oj 33-a k 34-a troviĝas i.a. longa letero de K-do Lanti, per kiu li eldiras sian opinion pri Historia Materialismo en la lumo de faktoj k precipe en rilato kun la Sovetia eksperimento. Ĉar multaj el niaj legantoj ankoraŭ kun troa pasieco rilatas al herezaj pensoj, ni ne kuraĝus publikigi tiaspecaĵon en la SAT-organo. Kiuj ŝatus legi tiujn dirojn de Lanti, ili turnu sin mem al la gazeto « Tempo » (Teramati Ebisugaŭa, KIOTO, Japanio), mendante la du n-ojn. Bedaŭrinde ne ĉiuj artikoloj en « Tempo » estas verkitaj korekte k bonstile.
— pàgina 5 —
DISKUTEJO
For la Neŭtralismon!
Jen batalkrio eterne freŝa! Novaj okazoj konfirmas ĝian ĝuston. « For la Neŭtralismon! » estas dekomenca voko de SAT, sed estas dube, ĉu ĝi trovis plenan aplikon. Fakte, estas neniu dubo, ke tiu krio restas multe pli idealo ol atingitaĵo. Kelkaj difinitaj ekzemploj tion ilustras.
Dum la ĵus okazinta kongreso en Roterdamo la sugesto de brusela SAT-ano pri atribuo de la sufiĉe atentinda sumo kolektita por la hispanaj K-doj, al hospitalo kreita de l’Sindikatara Internacio, « estis sufiĉa », diras « S-ulo », n-o 456, « por estigi akratonan debaton, kiu taglume elmontris la profunde dormstate kuŝintan malharmonion regantan rilate la politikajn problemojn. » Kaj, daŭrigas la redaktoro de « S-ulo »: « Ĝi pruvis pli ol io alia la neceson eviti en niaj kongresoj la politikan debaton k akcenti ĉiam k ĉe la kulturan k edukan flankon de nia asocio. » Se la redaktora opinio estas en plena akordo kun la dekomenca SAT-batalkrio, tiam aŭ mi aŭ li devas troviĝi inter la senalfabetuloj. Tion nek mi nek li konfirmos. Fakte lia opinio estas tipe k esence esprimo de neŭtralismo.
Ĵus la kongreso faris (1) tre salutindan ŝanĝeton en la unua paragrafo de l’Statuto. Ĝi deklaris, ke SAT ne estas PARTI-POLITIKA organizo, sed esence LABORISTKLASA. Per tio la kongresintoj forigis la enstatutan kontraŭdiron, ke, unuflanke, SAT deklaras… utiligi praktike… esp-on por la KLASAJ celoj de la Laboristaro tutmonda k, aliflanke, SAT statute malkonfirmis esti « Politika » organizo. Organizo, kiu faros ion ajn por progresigi la klasajn celojn de la laboristaro estas neeviteble politika.
Deklarinte, ke SAT estas ne PARTI-POLITIKA, sed KLASA organizo de l’esp-ista tutmonda laboristaro, la kongresintoj, klare aŭ malklare, sin turnis kontraŭ la sektemon, kiu inspiras la tielnomatajn labor. partiojn. Esence tia deklaro signifas rifuzon, malaprobon al politiko, kiu estas ĉio alia ol laboristklasa. Kial? ĈAR, se klara lab-klas-partia programo povus larĝe prezentiĝi, la inteligento de la lab. esp-istoj ne povus rifuzi aprobon, debatemon, akcepton. Finfine ja troviĝas du partioj en la tutmondo. Tiu de la laboristoj k tiu de la kapitalistoj. Ke ekzistas pli ol du partioj, tio nur indikas, ke la kapitalismo eluzas multajn rimedojn por sin savi. Tiu fakto plie indikas, ke la laboristoj devas diligente serĉi, « bone kompari, ĝuste kompreni k prijuĝi ideojn ». Sed, ĉu ili povas fari tion, se oni volas « eviti en niaj kongresoj la politikan debaton »? Neniam k neniel! Tia ideo estas absurda k la absoluta neo de la celdeklaro de SAT.
Se SAT volas ludi gravan rolon, se ĝi volas pravigi sian ekziston en la historio de la homaro, ĝi devas trovi vojon, rimedojn por ebligi la plej larĝan debaton, malpermesante nur malveron k maldecon en la debato. Se tio ne efektiviĝos, la Historio konstatos iam en estonto, ke la laboristoj iam dande foruzis sian tempon per ludilo, kies nomo estis SAT. Ne multe pli malsevera estos la juĝo.
Ke ĉi tiuj konsideroj estas tre aktualaj k ne nur havas pasan intereson, ankaŭ ilustras alia ekzemplo trovebla en la sama n-o de « S-ulo » sub titolo « Esp-o k Popola Fronto ». Enkonduka noto informas, ke la artikolo estas rifuzita kiel « netaŭga » de la komitato de F. E. T. k sekve ne aperis en « Travailleur Espérantiste ». La artikolo de l’FET-grupo en Fabrègues konstatas tre elementajn verojn; ĝi instruas lecionon kiun neniu esp-isto povas malatenti. Sed tamen ĝi trovis malfavoron ĉe la franca lab-esp-ista organo k favoron ĉe SAT! Oni devas aprobi la enpreson en la SAT-organo…, sed esence tiu ago nur prezentas politikan agon de la SAT-redaktoro. Mi aplaŭdas lin, sed la «neŭtralisma» spirito, kiu laŭŝajne regas en FET, mi estas certa, multe ekscitiĝos.
La ideo « ne partopreni en diskuto, disputo, batalo, milito », estas la plej absurda en la kapitalista socio. Ĝi signifas fari sian pacon kun la ekspluatantoj k TIES HELPANTOJ. Jes, regas batalo en la kapitalista socio k neniu sociano povas forkuri, eĉ se li aŭ ŝi volus, tiun batalon. Regas batalo ne subpremebla, la klasbatalo por transvivi. « Neniu lertlanga politikisto povas volbi trans ĝi, neniu kapitalista profesoro aŭ oficiala statistikulo povas ĝin forargumentadi; neniu kapitalista predikisto povas ĝin vuali, neniu laborista misgvidisto disstare bridi ĝin; neniu reform-arkitekto povas ĝin transporti… » k ni aldonu, neniu esp. redaktoro povas ĝin eviti… kiom ajn arde li petos. Li ja mem partoprenas en ĝi, ĉu li konfesas aŭ malkonfesas ĝin. Ju pli frue la SAT-anoj konsciiĝos pri la vero, ke neniu povas eviti la debaton pri politikaj problemoj, k ke, laŭ la vivo, neniu tion faras, eĉ ne la plej fanatikaj « neŭtraluloj », des pli frue ni suriros la vojon « plej rektan… k plej ireblan » por ĉiu el niaj samklasanoj, la vojon, kiu forkondukos la homaron al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo k kulturo.
Tiu ĉi artikolo estus nekompleta, se ĝi preterirus la incidenton, kiun, laŭraporte, kreis la paroloj de la ĉefredaktanto de « Popola Fronto » el Valencio. Li « surpaŝis la MALPERMESITAN terenon de la mondpolitiko » k « la roterdamaj K-doj konfirmis, ke sendube K-do Hernandez delonge estus forpelita el Nederlando, se la registaro antaŭe scius pri la okazontaj diroj de la hispana K-do ». Alia, belega ekzemplo de la « neŭtralismo » reganta tiel en Nederlando, kiel en SAT. Dum mi skribas ĉi tion, mi ankoraŭ ne legis la dirojn de K-do Hernandez (1). Klasbatalano, eĉ ĉefredaktoro povas eldiri ankaŭ malsaĝaĵojn. Sed en demokratioj, laŭteorie, eĉ malsaĝaĵoj estas direblaj. Kaj de kiam SAT troviĝas sub la kontrolo de la nederl. registaro? Se ĝi limigas la liberon pri parolo, kial kongresi en tia « neŭtralisma » lando? Eĉ mil partoprenantoj ne kontraŭpezas la rajton pri libera parolo k esprimo. Mi ne volas sugesti ĉi tie, ke la riproĉinta parolinto eldiris ion precipe revoluciecan,… eĉ la absolutan malon registaroj trovas oportuna persekuti…, sed certe ne estas forgesinde, ke ĉiu moderna registaro estas nenio alia ol la plenumorgano de l’kapitalista klaso. Kial ni do indigniĝu pro surpaŝo de la tereno de mondpolitiko? Fakte, ni ĝoju, ni aplaŭdadu… la aktivan forŝiriĝon de la ideo pri neŭtralismo. Ankoraŭfoje, por ĉiam, FOR LA NEŬTRALISMON!
T. Veder (1307).
La redaktoro respondas: K-do Veder vidas neŭtralismon ĉie! Tamen, SAT montras per sia tuta laboro, ke ĝi estas MALneŭtrala ĝisoste rilate la klasan problemon. Ĝia « neŭtralismo » koncernas nur la div. lab. tendencojn reprezentatajn en ĝia mezo. K-do Veder devus do kompreni, ke ni per la citita frazo nur celis averti: Evitu enkonduki ĉe niaj kongresoj la disputpunktojn, kiuj disigas nuntempe la div. klasbatalajn organizojn — malnovega principo de SAT! Relegu ekz. la Kaselan gvidrezolucion! (en « For la Neŭtralismon! », pĝ. 28). Kaj unu el tiuj disputpunktoj estas ĝuste la hisp. milito. Pri ĉio alia, pri niaj propraj aferoj, pri nia movado, nia organizo, nia eduka laboro estis eble tute libere paroli ankaŭ en Nederlando. Sekve ni havis neniam motivon malakcepti la inviton de l’nederlandaj K-doj al Roterdamo (ili longe k pacience atendis sian vicon!). Estas ne tiom malfacile konformiĝi al la leĝoj de iu lando, kien oni venas kiel gasto, se temas nur pri tio eviti nepre disputigajn temojn. En tio ni observas ne la interesojn de la reakcia registaro, sed niajn proprajn!
(1) Proponis, ĉar Kongreso ne povas fari statutŝanĝojn. La proponon devos konfirmi baldaŭa Referendumo. — Red.
(1) K-do V. sendis la artikolon fine de aŭgusto. — Red.
Ĉu idismo?
Leginte la artikolon « For la Idismon! » en n-ro 458, mi povas trankviligi s-ron E. L. Itanŝa: mi ne sentas min ofendita. Sed li estas malprava, nomante miajn vidpunktojn Idismo. Ili estas nur la rezulto de Esperanta Fundamentismo.
S-ro Itanŝa ripetas la malnovan aserton, ke « lingvo ne estas matematiko ». Tiu aksiomo estas ĝusta tute ĝenerale, sed mia opinio estas (kvankam mi ne estas matematikisto k eĉ ne havas specialan matematikan inklinon k kapablon), ke en aglutina lingvo, kia estas esp-o, la vortfarado funkcias matematike, algebre.
Se la sola aŭ ĉefa gvidilo en esp-o estus la klareco, oni povus — ekzemple — uzi la akuzativon (kiu ja faras tiom da malfacilaĵo al la plimulto da esp-istoj!) nur en tiuj okazoj, en kiuj neklareco rezultus el ĝia neapliko. La konsekvenco estus lingvo plena je esceptoj. Kaj jen la ĉefa kialo de mia (laŭ kelkaj s-anoj troa) logikeco rilate la vortfaradon en esp-to: Mi volas defendi kiom eble plej longe k ĝis la maksimuma eblaĵo la senesceptecon de esp-o, kiu estas unu el niaj plej gravaj batališoj. « Predikante » ĉiam k ĉie nepran (aŭ maksimuman) logikecon, mi tion tamen ne faras kredante, ke pleja logikeco k senescepteco povus iam esti atingita ĉe ĉiuj esp-istoj. Mia vera idearo estas la jena:
Preskaŭ ĉiuj esp-istoj neatentas unu el la ĉefaj diferencoj inter esp-o k ĉiuj « naciaj » lingvoj: En la « naciaj » lingvoj la parolata lingvaĵo estas tio unua, baza, primara, k la skribata (literatura) lingvaĵo estas tio konsekvenca, sekundara. La aŭtoroj skribas siajn «nacilingvajn» verkojn kvazaŭ sur la bazo de la parolata lingvaĵo, k la poetoj plibonigas k plibeligas la parolatan lingvaĵon en k per siaj verkoj. — En esp-o la skribita lingvaĵo estis (k estas) tio unua, baza, primara, k la esp-istoj, kiuj parolas nian lingvon, imitas kiom eble plej bone la skribitan literaturan lingvaĵon de Zamenhof k aliaj bonaj aŭtoroj. (Tial mi malaprobas la klopodojn de kelkaj el niaj literaturistoj, kiuj volas krei « literaturan esperanton », kredante, ke ia afero estas sama en esp-o kiel en la « naciaj » lingvoj, k tute forgesante, ke — krom en kelkaj partoj de la Zamenhofa Proverbaro, la Gimnazio k La Revizoro — al esp-o preskaŭ tute mankas familiparola lingvaĵo.) La esp-istaro, imitante la lingvaĵon de niaj verkistoj, same facile (aŭ same malfacile) imitus la maksimume logikajn formojn, se la aŭtoroj klopodus (laŭ miaj k aliies rekomendoj) eviti la neologajn nelogikaĵojn, kiuj estas esceptoj en nia lingvo. Eĉ se ĉiuj aŭtoroj k bonaj oratoroj nur uzus tute logikajn, do tute fundamente regulajn, formojn, la komencantoj k mezspertaj parolantoj ne povus perfekte imiti tiun senesceptan, tute logikan esp-on; ili sekvus la leĝon pri « minimuma peno » k uzus la nematematikan esp-on, kiun E. L. Itanŝa ŝajne aspiras. Mi ne diras, ke tio estas terura afero, ĉar iom post iom pli k pli multaj esceptoj eniĝos en nian lingvon, k neniu k nenio povas tion malhelpi. Sed ni povas fari ĉion eblan por konservi la maksimuman regulecon de esp-o kiom eble plej longtempe, ĉar unu el la plej efikaj varbiloj por esp-o estas, ke ni povas diri: « Esperanto ne havas esceptojn! » Kaj tion ni ne povas diri, se ni aprobas la nelogikajn, neregulajn formojn; tion ni povas diri nur, se ni kontraŭbataladas ilin kiel malkorektaĵojn.
Charles Minor, L.K.
P. S. — Ĉar mi rekomendis, ke oni ne uzu adjektivon substantive, vi akre riproĉas min, indigne rifuĝante malantaŭ la dorson de Zamenhof. Tamen, en la sama artikolo vi senhezite parolas pri « la estonto de nia movado », kvankam Zamenhof klare diris (Lingva Resp. 46), ke « la vorto « estonto » povas signifi nur « estonta persono », sed ĝi ne povas signifi « estonta tempo » aŭ « estonta afero »». Strange!
— pàgina 6 —
Grava alvoko al ĉiuj Esp-istoj
Ni petas la atenton de ĉiuj por grava afero, kiu tuŝas la interesojn de la tutmonda esp-istaro. Je la 27-a de aprilo 1937 okazis en sekcio Bevervijk, Nederlando, propaganda kunveno en kiu la vizitintoj kantis i.a. « La Espero », muziko de F. de Ménil. Post kelkaj tagoj la sekcio ricevis leteron de la « Nederlanda Oficejo por protektado de Muzik- k Aŭtorrajtoj » (B. U. M. A.) per kiu ĝi postulis la sumon de 3 guldenoj kiel pagon por aŭtoraj rajtoj. Ĉar ni nenion sciis pri la ekzisto de tiuj rajtoj por la kanto « La Espero », same ne B.E.A. (Brita Esp. Asocio) kiu eldonas la kanton, ni turnis nin al la oficejo por pluaj informoj. Al tio la oficejo respondis, ke F. de Ménil estis membro de S.A.C.E.M. (franca organizo por protektado de aŭtor-rajtoj) k sekve de tio « La Espero » estas t.n. protektata kanto en ĉiuj landoj, laŭ la konvencio de Berno. Se por « La Espero » oni rajtas postuli pagon por muzika aŭ kanta prezento, tiukaze simpla kantado en eĉ la plej simpla kunveno estas malpermesata sen pago de aŭtor-rajtoj.
Ni nun publike, per la gazetaro petas informojn: 1. ĉu efektive ekzistas kontrakto kun S.A.C.E.M. per kiu ĝi rajtas postuli la pagon de aŭtor-rajtoj por « La Espero »; 2. ĉu en aliaj landoj oni jam spertis malfacilaĵojn pro tio; 3. ĉu eventuale la heredintoj de F. de Ménil povos nuligi tian kontrakton; 4. ĉu estas alia rimedo liberigi nin de kontrakto, kiu malfaciligas la propagandon por nia lingvo k sendube ne estas konforma al la ideo Zamenhofa.
Volonte ni ricevos informojn de ĉiu, kiu povas doni klarigon k kontribui al kontentiga solvo.
Estraro de Federacio de Lab. Esp-istoj, Postbus W. 6, Amsterdam, W.
ROTERDAMA KONGRESPROTOKOLO
Korektota s. pĝ. 74, kol. 3-a: K-dino Moore menciis ja la bezonon de Hispanio pri armiloj, tamen ne proponis, ke oni decidu pri la uzo de la kolektita, mono, sed lasu ĝin dispone al la hisp. registaro, kiu uzu ĝin laŭ maniero, kiun ĝi trovas plej taŭga. — La proverbo de Zamenhof, citita sampaĝe (1-a kol.) tekstas ekzakte jene: « Se ne estus se k tamen, mi al ĉio dirus amen. »
LINGVA KOMITATO. AKADEMIO
S-ro Isbrucker estas elektita Prezidanto de la L.K. k Akademio je la loko de s-ro Rollet de l’Isle, kiu rezignis re-elekton. Vicprezidantoj estas s-roj Baghy k Grau Casas. S-ro Bailey okupas nun la postenon de Direktoro de la Sekcio « Komuna Vortaro », s-ro Cseh tiun de la Sekcio « Gramatiko » (provizore, ĝis s-ro Lippmann povos repreni sian lokon). Direktoro de Sekcio « Teknikaj Vortaroj » estas s-ro Hellebold, de la Sekcio « Kontrolo » s-ro Rollet de l’Isle. Neniu nova kandidato por la L. K. estas prezentita, pro decido de la L. K., ke ĝia nombro ne superu 100 (nun estas 107).
FARIĜU STENOGRAFO!
Ekzistas nur tre malmultaj esp-istaj stenografoj. Tamen la ĉefaj stenografaj sistemoj estas alfaritaj al nia lingvo, k multaj studis ilin, sed poste mankis praktika ekzercado. Nur dank’al Stenogr. Instituto Tutmonda (SIT), kiu propagandas la sistemon Duployé-Flageul, la stato pliboniĝis. Ĝi eldonis 72-paĝan ekzercaron, per kiu ĉiu esp-isto serioze laboranta povos atingi ŝatindan rezulton. SIT organizas ankaŭ perleteran kurson. Por havi la necesajn lernilojn por tiu kurso, sendu 10 fr. fr. al A. G. Provost, 27, rueChanzy, Paris (11).
POR LA HISPANAJ K-doj
FET aranĝis laŭ instigo de sia Komitato monkolekton, kies rezulto estos sendata al la sindikata helpkomitato por Hispanio. La Bruselaj FET-anoj jam kolektis sumon de 1275 fr. por pago de lito en hospitalo de Ontoniente.
Letero al Han Riner
El Jamaŝiro-maĉi, 25.V.37.
(Fino. Vd. n-ojn 456, 458.)
En Japanio ekzistas tamen io tute speciala: la dieca karaktero de l’Mikado. Kiam oni preterpasas la ĉefan enirejon de la ĉirkaŭremparo, kie loĝas tiu surtera dio, tiam ne malofte oni povas vidi piulojn kun kunigitaj manoj, kun kliniĝinta kapo, kiuj preĝas dum kelkaj minutoj fronte al la sankta loko. Kaj neniu preterpasas tiun lokon, ne demetinte la kapveston k farante pli malpli grandan riverencon. Estas ankaŭ tre notinda apartaĵo, ke jam de 2597 jaroj (laŭ tradicio pri kies kredindo eble necesas fari rezervojn) seninterrompe la sama familio el mikadoj prezidis super la destinoj de la lando. Sendube, por iu ajn, kiu kutimas kredi aŭ aŭdi, ke reĝoj k imperiestroj ricevas sian regrajton de iu unika Dio, kiu loĝas en la ĉielo, por tiu la pretendo de mortonto esti dio sur la tero k ŝuldi al neniu krom al si mem sian aŭtoritaton, povas ŝajni sentoofenda. Sed kiam oni sincere penas por kompreni la fakton, aŭ ĝian signifon rilate al la medio k cirkonstancoj, tiam la unua mirsento baldaŭ malaperas. Notinte la fakton, ke la japana popolo estas politeisto, la ideo pri dio, kiu enkorpiĝas en la sama familio por gvidi nacion ne ŝajnas aparte absurda; male, ĝi estas logika konsekvenco de premiso pridubinda.
Kiam homoj kiel generalo Nogi k admiralo Togo estas post sia morto la objekto de dia kulto, tio ankaŭ estas logika konsekvenco de la politeismo. Estas pli facile al la simpla popolo akcepti la ideon pri iu dio, kiu enkorpiĝis en ĉiu el tiuj viroj k dotis ilin per eksterordinaraj kapabloj, ol serĉi klarigojn pri iliaj venkoj en strategiaj konsideroj.
Kion ajn oni opiniu pri ĉio tio, estas alia fakto inda je mencio k prikonsidero. La kulto per kiu la japana popolo honoras la Mikadon estas deca, diskreta, delikata; ĝi ŝajnas al mi malpli groteska ol la bruaj k spektaklecaj manifestacioj, kiujn oni povas vidi en Moskvo, en Romo, en Berlino honore al la respektivaj diktatoroj. Ilia portreto troviĝas ĉie, en ĉiuj formatoj, laŭ ĉiuj pozoj. Precipe en Moskvo la bildo de Stalin estas vera trudobjekto por la okuloj. Tial mi preskaŭ eksentas simpation por la « dio », kiu diskrete tenas sin apartigata en sia modesta palaco. Nenie en Tokio aŭ alie la vido estas logata per bildo de la Mikado; malofte lia portreto aperas en ĵurnaloj…
Mi pensas, ke estus erara la supozo, ke ĉiuj japanoj kredas je la dieco de l Mikado. Sed se iu maltimemulo permesas al si eldiri publike sian dubon pri tio, ĉiam troviĝas iu fanatikulo por severe puni tian pekulon. Lastan jaron d-ro Tatsukiĉi Minobe, senatano, spertis mem pri tio. Elmetinte tezon, konsideratan hereza, pri la situacio de l’Mikado rilate al la Konstitucio, li ne nur devis eksiĝi el la Senato, sed plie estis viktimo de atenco. Iu ano de reakcia organizo, Jusso Ota, 32-jara, pafis al d-ro Minobe per revolvero, sed atingis nur, ke la vundito devis resti en hospitalo dum unu monato.
Tia fanatikismo ne estas io aparta al Japanio. Sufiĉas memori pri antaŭnelongaj okazintaĵoj en landoj, kie diktatoro regas absolutisme, por kompreni, ke la krimo pro estreco-ofendo ne estas malpli severe punata ol tiu pro diecofendo en la « Lando de l’Leviĝanta Suno ».
Jen mi ekrimarkas, ke ĉi tiu letero fariĝas vere tro longa k tamen mi ankoraŭ ne diris kion mi eksciis pri la budaista sekto Zen. En Japanio ĝi havas tri grandajn templojn, de kiuj dependas 14.000 aliaj pli malpli gravaj k disaj tra la lando. La zenanoj pretendas esti la plej fidelaj klarigantoj pri la pura doktrino de Gotama Ŝakamuni. Ili asertas, ke la Saĝulo ne ĉiam eldiris sian veran penson, tial ke li kutimis stari ĉe la sama nivelo de komprenkapablo kiel liaj aŭskultantoj. Sed unu el liaj disĉiploj, inter la plej intimaj, Mahakasjapo, komprenis k konservis la « verajn interparolojn de Gotama ». Pli poste, Bodhidharma diskonigis la « puran doktrinon » en Ĉinio. En la 7-a jarcento ĝi estis konata en Japanio, sed ne sukcesis enplantiĝi. Nur en 1228 Dogen, post sia reveno el Ĉinio, sukcesis fondi templon en Uĵi, apud Kioto. Dum la tuta feŭda epoko la sekto Zen havis grandan nombron da adeptoj inter la samurai-oj (nobeloj-militistoj)…
Mi dubas, ĉu via filozofio estas kapabla naski ĉe iu la deziron konstrui templon k, plie, esti ŝatata de militistoj. La aserto de via amiko japana estas klarigebla nur pro lia nescio pri la temo: aŭ li ne konas bone la historion pri la sekto Zen, aŭ li ne ĝuste komprenis vian penson.
Tamen, povas esti trovebla ia parenceco inter la aŭtoro de la « Veraj Interparoloj de Sokrato » k la instruoj de la bonzo Dogen, en tiu senco, ke ĉiu homo devas trovi en si mem la veron. Per meditado la zenanoj serĉas ĝin k pretendas trovi en ia intuicia ekkompreno. Tamen ili legas la Skribaĵojn k enkalkulas 28 saĝulojn depost la fondiĝo de la sekto. La fakto, ke ili atribuas nur al kelkaj homoj la kapablon fariĝi saĝulo, kontraŭdiras, ŝajnas al mi, la aserton, ke ĉiu homo povas k devas trovi en si mem la veron t. e. la saĝon; aŭ oni povas akiri la veron per meditado k tiaokaze ĉiuj zenanoj devus esti saĝuloj; aŭ nur kelkaj homoj posedas tiun kapablon k sekve la unua aserto estas senvalora.
Sed, se estas vere, kiel asertas hinda aŭtoro, P. L. Narasu, ke ĉio, kio ne estas racia, ne povas esti atribuata al Ŝakamuni, tiaokaze mi facile konsentos, ke via penso
— pàgina 7 —
S.A.T. koopera fako
Sekretario: E. Sugar, 16, Lily Street, Manchester 8, Anglio.
De post la sept. komuniko, K-doj aliĝis al la Fako per sufiĉe kontentiga nombro. Ni denove vokas ĉiujn Kooperanojn Esp-istajn kuniĝi en nia Sekcio. La jara kotizo estas tre malalta — 6 1/2 pencoj anglaj, 25 nederl. cendoj, 4 francaj f., aŭ samvaloro en aliaj monoj. Oni sendu la kotizon al la Peranto en la propra lando per poŝtmarkoj aŭ alimaniere, aŭ rekte al la sekretario per 2 resp.-kuponoj. La Perantoj estas: Anglio: K-dino A. Moore, 12, Napier House, 51, Ridinghouse Street, London W. 1. Belgio: K-do Y. Derieuw, 88, Ballaerstr., Antverpeno. Francio: K-do J. Piron, 13, Quai d’Anjou, Paris 4. Nederlando: K-do A. J. Gerards, v Lochemstr. 22, Deventer.
El Helsinki, Finlando, venas la raporto ke la virinaj membroj de Turkua Laborista Kooperativo ekinteresiĝas pri esp-o. Ili komencas kolektivan korespondon kun la anoj de la Esp. Kurso de la Manĉestra k Salforda Koopera Societo. Eccles Koopera Societo, Lankŝiro, Anglio, starigis esp. kurson kun 17 lernantoj; la instruanto estas ano de la Fako.
Frakcia Vivo
Ni rememorigas, ke la rajtoj k taskoj de la Frakcioj estas difinitaj en la Regularo pri funkciado de la SAT-Frakcioj (Jarlibro, p. 4). « La Frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj en la funkciadon de SAT ». — P. K.
Al la esperantistaj senŝtatanoj
La hisp. proletaro prenis sur sin la gigantan taskon haltigi la reakciularon, sed bedaŭrinde ĝi ne estas helpita de l’internacia proletaro, ĉar parto da ĝi ĝemas sub jugo de l’faŝismo, alia metas la bonon de l’propra lando je la loko de solidar-agado. La forgesita Hispanio per sia lasta spiro batalas. Sed ne sufiĉas la heroaj bataloj de kelkaj milionoj da nesufiĉe armitaj homoj por venki super la faŝismo. Sed ni zorgu ke ĉi tiu malvenko estu por ni la lasta! Ni lernu el la hisp. sperto. Unu el la kialoj de l’malvenko estas, ke la proletoj en ĉiu lando estas lasitaj al siaj propraj fortoj. Kiel esp. senŝtatanoj ni grupiĝu frakcie ĉirkaŭ SAT k laboru por la Socia Revolucio. Ni uzu SAT kiel peresp-an organizon. Al la subskribintoj esp-o jam multe helpis en la kontraŭfaŝista batalo. Sed por plene eluzi la ilon, ni ĉiuj devas grupiĝi k eldoni literaturon. Sen tio estas malfacile labori por nia ideo. Ni fondu do preskapitalon k provu estonte aperigi almenaŭ broŝurojn, ekz. pri Hispanio. Jam ni, terorlandanoj, tiucele pretas disponi ioman sumon. Ni montru, ke per SAT eblas fari taŭgan peresp. laboron. Agu tuj!
SAT-anoj senŝtatanaj …62 k …3.
Ekster nia movado
La Brazila registaro eldonis jubileo-poŝtmarkon, kiu prezentas la terglobon kun rubando portanta la enskribon « Ora Jubileo de Esperanto » k supre la daton: 1887/1937. Valoro: 300 rejsoj. Jen valora propagandilo en niaj manoj. Duon-faŝista registaro subtenas k akcelas la esp. movadon. Kaj la t.n. maldekstremaj registaroj, kion ili faras tiurilate?
La 30-a Universala Esp. Kongreso okazos de 30. julio ĝis 6. aŭgusto 1938 en Londono. Sekretaria adreso: 30-a Univ. Kongreso de Esp-o, Heronsgate, Rickmansworth (Herts.), Anglio. Kongresejo: University College, Universitato de Londono. Kotizoj: ĝis jarfino: £ 1; poste £ 1-5 k L. 1-10. Oficiala organo (senpaga por aliĝintoj): The British Esperantist.
Nia poŝto
K-do Abio. — Vi estas petata de la FLE-sekcio en Alkmaar, pravigi viajn dirojn faritajn en publika kunveno rilate drinkemon de la la-
estas budaeca. La libro, en kiu la aŭtoro klarigas tiun tezon, havas kiel titolon: « The Essence of Buddhism » (La Esenco de l’Budaismo). Mi komencis la legadon de tiu verko pro du motivoj: unue, la temo interesas min; due, mi estas gasto ĉe liberpensa budaisto kiu komencis ĝin traduki esperanten. Sed, ĉar li ne konas la anglan lingvon, li tradukas el japana traduko, kio estas bedaŭrinda. Kvankam mia scio de la angla lingvo estas ne profunda tamen mi kredas povi iom helpi en tiu traduka laboro, komparante la tradukitan tekston kun la originalo. Tial ke mia budaista amiko jam publikigis antaŭ kelkaj jaroj la unuan ĉapitron de tiu verko, mi sendas al vi unu ekzempleron, kiun li donacas al vi. Mi klarigis al li pri via filozofio k verkaro k vi jam akiris novan simpatianton. Malgraŭ tio, ke la cirkonstancoj nun ne estas favoraj por la elmontro de liberpensemo, tamen, s-o Takeuĉi (tiel nomiĝas mia gastiganto) intencas publikigi biografian studeton pri via verkaro. Ĉar vi estas senkonscie budaista, estas tute nature, ke konscia — sed ne organizita (1) — budaisto ne ignoru vin…
La budaistaj sektoj estas multnombraj. Ĉiu pretendas instrui pli bone ol la aliaj la « veran » penson de l’Majstro. Tiurilate la historio pri budaismo tre similas al tiu pri la kristanismo. Ekzistas tamen notinda diferenco inter ambaŭ movadoj religiaj: la fanatismo de la admirantoj de Budao neniam atingis la gradon de furiozo, kiun havis mezepoke la adorantoj de Kristo. Nenio estas trovebla en la historio pri la religiaj sektoj el Oriento, kio estas komparebla al la Inkvizicio, al la « Dragonnades » (2), al la proreligiaj militoj, kiuj sange makuladis la duan duonon de la deksesa jarcento en Francio k alie.
Tia fakto ŝajnas al mi tre grava. Se la orientanoj estus pli bone informitaj pri la kristanismaj aferoj, neniam kruco superstarus la plej malgrandan templon en Ĉinio k Japanio. Verdire, ŝajnas, ke en ĉi tiu lasta lando la kristanismo jam atingis sian apogeon. Mi ne diros, ke ĝi jam nun malleviĝas; tamen estas certe, ke ĝia influo estas sensignifa k tre ofte rezultas de konsideroj, kiuj havas nenion komunan kun la deziro aliĝi al la « vera religio ».
Tiu ĉi letero estas jam tro longa k pro tio mi petas vian indulgon, tamen, por respondi al la demando, kiun vi starigis pri via Ahasveruso (1), necesus verki tutan volumon. Cetere, mi ne havas la necesan kompetenton por ektrakti tian temon. Tial mi nur tradukos por vi kelkajn alineojn el antaŭparolo anglalingva de japana libro, aperinta en 1911. Ĝi havas jenan titolon: Historio pri la Antikva Japanio, k la nomo de la aŭtoro estas T. Kimura.
« La celo de ĉi tiu verko estas montri, ke nia praularo havis greko-latinan originon; ĝi disvastiĝis kiel konsekvenco de la Amfikcionioj (Kunvenintaroj de delegitoj senditaj de la federaciitaj popoloj el la antikva Grekio) okazintaj en la lando Na’iri (Malgrandazio) t. e. la lando de la lago Van. Mia esplorado celas pruvi, ke niaj prauloj unue loĝis en Grekio, ke ili migris en Egiption k Abesinion k, post kiam ili subigis Persion, Hindion k Siamon, ili fine venis en niajn insulojn… »
« … La rezulto de mia kompara studo super mitoj k lingvoj naskis en mi la konvinkon, ke la japana popolo apartenas al la greko-latina raso… »
« … La japana lingvo estas unu el la plej antikvaj. Pluraj vortoj el mortaj lingvoj k aliaj kiuj ekskutimiĝis estas ankoraŭ uzataj ĉi tie. Multaj nomoj de lokoj en Okcidento, kies deveno aŭ signifo estas nekonata, ricevas klarigon en la lumo de nia lingvo. Multaj kutimoj k moroj el Okcidento, kies origino estas konsiderata kiel netrovebla, estas bone klarigataj per komparo kun tiuj el Japanio… »
Se la tezo de tiu aŭtoro estas iom kredinda, estas evidente, ke la demando ĉu via « Ahasveruso » estas pli japaneca ol judeca ne plu havas la saman intereson. La « subteraj fratecoj » pri kiuj vi aludas, facile klariĝas.
Mi ne kuraĝas eldiri opinion pri la ideoj de s-ro Kimura. Tamen, oni eble povus apogi ilin per aliaj konsideroj ol tiuj de kompara studo super moroj k lingvoj. La japana popolo konsistas el tre diversaj tipoj, escepte blondharulojn. Mi havis okazojn vidi virinojn, kies haŭtkoloro estas pli blanka ol tiu de hispaninoj aŭ de francinoj el la suda regiono. En la malgranda urbo, kie mi nun estas, kelkfoje mi renkontis junulon, kies fizionomio pensigis min pri alĝerianoj pro similo en la trajtoj. Estas erare kredi, ke ĉiuj japanoj estas malaltkreskaj: unu el la policistoj, kiuj demandadis min en Tokio, havas almenaŭ 180 cm. da alto k la luktistoj, kies portreton publikigas preskaŭ ĉiutage ĵurnaloj, estas kolosoj, kiuj pezas pli ol 100 kg. Se la plimulto de la nazoj estas platkurbaj, aliaj estas rektaj, k mi eĉ vidis kelkajn, kiuj estas aglaj. Nur la formo de la okuloj estas vere karakteriza k mi ne vidis homojn kun « fiŝaj okuloj ». Japanoj ja uzas iafoje tiun bildon moke, parolante pri okcidentuloj…
Konvenas, ke mi bremse haltigu mian skribemon. Eble vi ne kuraĝos legi ĝis ĉi tie. Mia senkulpiĝo estus, ke vi starigis demandojn, kiuj instigis mian babilemon, sendube bagatela. Atentu nur mian bonan intencon k indulgu vian malbonan disĉiplon, kiu ne havas alian meriton pri via atento ol sia sincera k admira amikeco al vi.
E. LANTI.
(1) Ŝerca aludo al la ŝablona frazo: klaskonsciaj k organizitaj laboristoj.
(2) Persekutoj kontraŭ la protestantoj en suda Francio post nuligo de l’Nanta edikto. (Dragonoj estis la ĉefaj ekzekutantoj.)
(1) « Ahasvérus », titolo de unu el verkoj de H. Riner.
— pàgina 8 —
boristoj en Svedio k Norvegio. Laŭ informoj, kiujn havigis al si kelkaj ĉeestintoj, via aserto estas tute senbaza.
František Taraba, Rajačko. — En sept. 36 ni sendis al vi, laŭ via mendo, 5 insignojn por 12 fr. Ni konfirmis per P. la 30. 7. 1937. Kial vi ne pagas?
19-868. Via artik. aperos venontnumere.
K-do W. Lekovski. — Bonvolu finfine likvidi vian ŝuldon al la Asocio: fr. fr. 439,40 k zlotoj 76,48! Ni devis jam sufiĉe longe pacienciĝi.
Memornoto
PRIESPER. ARTIK. K NOTOJN ENHAVIS: Signalen, Stokh., 7., 14., 21., 28. 10., 4. 11.; Zarja, Sofio, 2., 16., 23. 10. (ĉiusemajna esp. rubriko); 4. Internationale, Kopenh., okt. (esp. rubriko); Le Travail, Verviers, 13. 10., 11. 9.; Tipogr. Bult., Paris, sept./okt.
RECENZEJO
MUUSSES ESPERANTO-BIBLIOTEKO, n-oj 4-7. Eldonejo J. Muusses en Purmerend (Nederlando). Prezo ponumera: 0.35 gd. (Abono al dek vol. 2.50 guld.)
Jos. R. Scherer: TRA USONO KUN RULIGANTA HEJMO. 36 paĝoj. La konata propagand-paroladisto uson-svisa, J. R. Ŝerer, profesia mondvojaĝisto, en tiu ĉi libreto skizas sian vojaĝon tra la diversaj ŝtatoj de Usono, per simplaj frazoj k en flua stilo. Li prave substrekas la avantaĝon, kiun havas Usono, kompare kun la eŭropaj ŝtatoj, ĉar estas for la doganbaroj k pasportaj malfacilaĵoj sur tiu vasta k multŝtata teritorio. Neniam oni devas ĉe la polico anonci sian restadon en iu urbo. La ombrajn flankojn de la bildo li ne pritraktas en sia priskribo.
J. Glück: EL LA KLASIKA PERIODO DE ESPERANTO. 26 paĝoj. — En tiu ĉi broŝuro la aŭtoro dankinde prezentis al ni resume la grandegan verkaron de Grabowski k Kabe (K. Bein), pioniroj el la unua periodo de esperanto, al kiuj la esp-istaro ŝuldas ĉiaman dankan memoron pro tio, kion ili donis al la movado. La elekto de l’literaturaj tekstoj estas trafa k bonvena.
k 7. enhavas sur 32 k 24 paĝoj la konatajn KONGRESPAROLADOJN de D-ro ZAMENHOF (kun escepto de la 8-a, ĉe la Krakova kongreso). Krome ni trovas reprodukton de la konata letero de Zamenhof al N. Borovko, en kiu li klarigas la subjektivajn kaŭzojn, kiuj instigis lin al la kreo de esperanto. — Do plej klasika literaturo, kiun ĉiu esp-isto devus koni, tiel laŭ la lingva, kiel laŭ la enhava vidpunkto.
ARGENTA DUOPO. Jubilea libro pri BAGHY k KALOCSAY. Dukolore presita. Form. 15 × 23,5 cm. Unua volumo: 208 pĝ. Prezo: 0.90 dolaro plus 10 % por sendkostoj. Kun diversaj bildotabuloj reprezentantaj la du verkistojn en diversaj fazoj de ilia vivo (ekz. kiel suĉinfanoj).
CICIO MAR: FORGESITAJ HOMOJ. Originale verkitaj noveloj de juna ĉina verkisto. 240 pĝ. Form. 13 × 18,5. Prezo: 5 resp. kup. aŭ egalvalora mono. Eld. La Verdfolia Librejo, P. O. Box 721, Shanghai. Melankoliaj, proletecaj rakontoj, kiujn oni legas ĝue malgraŭ ne tre korekta lingv-uzado de l’aŭtoro.
P. DANOV: EN LA REGNO DE LA VIVA NATURO. Eld. Biblioteko « Nova Kulturo », Sevlievo (Bulg.), 1937. 92 paĝoj. Form. 12,5 × 17,5 cm. Prezo: 0.80 sv. fr. Dua eldono.
LA VOJO (Himno Esperantista). Poemo de D-ro ZAMENHOF. Muziko de RENE DESHAYS. Tria eldono. Reeldonis Esp-ista Centra Librejo, 11, rue de Sèvres, PARIS. Kanto k fortepiana akompano. Prezo: 2 fr. fr.
Al bela poemo de Zamenhof R. Deshays kreis indan muzikon laŭ ŝumana inspiro, kiun la SAT-kongresanoj en Roterdamo povis ĝui pere de la bela voĉo de K-do Blok.
VIIPURI, Finlando. Bela, multkolora, arta prospekto, havebla ĉe Hannes Koivu Pellervonkatu 10. B. 12, VIIPURI (Finlando).
PROSPEKTOJ K AFIŜOJ DE FOIROJ (ne ankoraŭ menciitaj): LYON’O (Francio) eldonis kvinkoloran afiŝon k sorbpaperon kun propaganda teksto esp-lingva por sia ĉimarta foiro. PARIZO (foiro en majo) eldonis ilustritan prospekton en esp-o. La VIENA FOIRO (5./12. septembro) eldonis dukoloran prospekton.
GRANDA AFIŜO PLURKOLORA eldonita de la Propaganda Komisiono de la Ĝeneralitato de Katalunio kun teksto en esp-o adresita al la esperantistoj.
AUSTRIA ESP. FEDERACIO (Holochergasse 55, Vieno, XV) eldonis okaze de la Esperanto-Jubileo artajn poŝtkartojn kun portreto de Zamenhof, leterpaperon k kovertojn (prezo nemontrita).
RAPORTOJ K KONKLUDOJ DE LA INTERNACIA KONFERENCO DE PARIZO (14./17. majo 1937): Esperanto en la moderna vivo. (Esperanto en Lernejoj. Sciencoj k Teknikoj. Internacia Trafiko. Intelektaj Interŝanĝoj). 142 pĝ. Form. 13,5 × 20,5 cm. Prezo (afrank.) 12 fr. fr. Eld. S. F. P. E., 34, rue de Chabrol, Paris (10).
Ĉi tiu broŝuro donas klaran bildon pri la klopodoj de la Internacia Konferenco, por enkonduki esp-on en la diversaj medioj de la homa aktiveco.
ORA LIBRO DE LA ESP.-MOVADO (1887-1937). Redaktis: V. Bleier k E. Cense. Eld. Loka Kongresa Komitato de la XXIX-a Univ. Esp. Kongreso en Varsovio. Form. 23 × 15 cm. 224 pĝ. kun ilustraĵoj. Prezo: —.72 us. dol. plus 10 % por sendkosto. Ĉefkomisio ĉe Lit. Mondo, Budapest IX.
Oni trovas en tiu ĉi bele prezentita volumo ĝeneralan trarigardon super la historio de nia lingvo, ankaŭ super la literatura historio, biografieton pri la « veteranoj » (esperantistoj de antaŭ la jaro 1905), krome profetaĵojn pri la estonto de esperanto, de konataj nuntempaj esp-istoj.
ISMAEL GOMES BRAGA: VETERANO? Respondoj al la demandoj por la « Festo de la Veteranoj », aranĝita de la Jubilea Kongreso de Esp-o. Eldono de « Gazeto de Ameriko, Rio de Janeiro (mendoj al Livraria Editora de F. E. Brazileira, Av. Passos, 30, Rio de J.). 126 pĝ. Form. 12,5 × 18,5. Prezo: (afr.) 1,50 sv. fr. aŭ 0.40 us. dol.; tolbind. 2,50 (aŭ 0,60).
Ĉi tiu estas la unua libro originale verkita k presita en Brazilio. La braz. esp-istoj esperas, ke ĝi bone vendiĝos, por tiel apogi k kuraĝigi la eldonadon de pliaj esp. libroj en Brazilio je risko de la neesp-ista eldonisto. Braga en sia libro traktas pri esperantismaj problemoj k oni trovas kelkloke ankaŭ favorajn k atentigajn notojn pri la agado de SAT.
L. L. ZAMENHOF: LA ESSENCIA E FUTURO DE IDEIA DE LINGUA INTERNACIONAL. Trad. k komentis J. Gomes Braga. 86 plus XXX paĝoj. Form. 12,5 × 18,5. Prezo nemontrita. Portugallingva propagandilo, eldonita en Brazilio (sama eldonejo kiel supre).
LA MEDICINA CATALANA (Kataluna Medicino). La n-o 37/38 de tiu Revuo bele prezentita entenas resumaron de la artikoloj en esp-o.
KOPENHAGA PLANTPATOLOGIA INSTITUTO. La Jarraportoj de 1935/36 k 1936/37, verkitaj de K-do Neergaard, entenas esp-lingvan resumon.
WAT WIJ DOEN! (Kion ni faras). Propaganda broŝuro holandlingva, verkita de K-do A. Veen, sekret. de F.L.E. k eldonita de F.L.E. (adreso: Postbus 650 [?], Amsterdam). Prezo: 0,05 fl., 20 paĝoj. Form. 13,5 × 21 cm. La broŝuro priskribas la laboron plenumatan de la Federacio.
Korespondado
Antifaŝistoj atentu! La Esp. Klubo, la Hispana Helpkomitato k la faksindikata ĉeforganizo de Södertälje kune aranĝos ekspozicion antifaŝistan meze de januaro. Ni insiste petas materialon esperante k alilingve. Ekz. libroj, broŝuroj, gazetoj, afiŝoj, flugfolioj, i.a. insignoj, statistikoj, ktp. Ni resendos, se estas dezirate. La ekspozicio post la loka prezentado migros tra Svedio. Adreso: Karl Axelsson, Dalgatan 7 B n.b. Södertälje (Svedio).
LETERVESPERO. La infangrupo « La Verdaj Pigoj » (Gouda) aranĝos letervesperon je la 9-a de decembro. Skribu ĉiuj. Ni certe respondos. Adresu al: P. Becker, Winterdijk 15 a, GOUDA (Nederlando).
EKSPOZICIAN MATERIALON, a) diverslandajn esp. lernolibrojn (kontraŭ pago de sendkostoj), b) deĵortabelojn, vojaĝkartarojn, laborkondiĉojn, urbajn tramplanojn ktp, helpe de diverslandaj tramistoj (interŝanĝe), c) prospektojn, informojn pri laborkondiĉoj ktp pri fervojistoj, ĉ) daŭran kontaktiĝon de speciala transport- k trafiklab. esp. grupo (mallongigo: U.R.T.T.E.G.), adresojn de similaj grupoj, deziras la prizorganto de l’distrikta ekspozicia fako k sekretario de URTTEG, K-do W. M. Kruyt, N. Beetsstr. 26 b, ROTTERDAM (W), Nederlando.
FRANCIO
Grupo de komencantoj dez. koresp. per PI kun gelernantoj el ĉ.l. pri vivkondiĉoj. Resp. garant. Adr.: Constans, 7, Bould. Gambetta, Narbonne, Aude.
Kiu serĉas PM de ĉiuj landoj, povas ricevi tiajn, skribante al K-do H. Harazin, 21, rue Vicq d’Azir, Paris 10. Petu oferton!
Lernantoj de Pariza kurso dez. koresp. kolektive kun alilandaj gekursanoj. Adresu al: K-do J. Chiland, 8, rue de Prague, Paris 12.
NEDERLANDO
Kelkaj K-doj dez. kor. kun Gek-doj el ĉiuj landoj pĉt. Resp. garantiata. Sendu leterojn grandnombre al K-do J. Tjepkema, 2-de Torendw. str. 15, Huizum (Leeuwarden).
La pedagogia oficejo vegetara « Wernik », Huize Physica 2, de Barendseweg B. 358, Barendrecht (Z.H.), Nederlando, deziras esplori la valoron praktikan de esp-o por sia Instituto. Tial ĝi faras jenan peton: Interesatoj pri vegetarismo k laŭnatura kuracado bonvolu sendi al ĝi gazetojn k presaĵojn informantajn pri la vegetara k naturista movado en la tuta mondo.
K-doj! Nuntempe la mondo estas malgranda; faŝismo k naciismo superombras ĝin, bremsadas esp-on ĉe ĝia venkiro. Tial mi esperas, ke K-doj kiuj povas plenumi supran peton, faru tion. Ĝi malfermas novajn eblojn al esp-o sur tereno, kies grundo ja estas matura por rikolto, sed la rikoltantoj ankoraŭ mankas. Per komunaj fortoj k aktiveco ni povas ripari tion; do ekagu k sendu viajn korespondaĵojn kc. al supra adreso. Respondo garantiata.
DEVO PRO DANKEMO
La vidvino de la konata pioniro de la esp.-movado Wiebe Nutters (mortinta 1926 en Amsterdamo), kvankam ne vivante en vera mizero, tamen troviĝas en tre malbonaj cirkonstancoj. Personoj, kiuj memorante tiun senlacan laborinton por la esp. afero, deziras kontribui iom por faciligi la vivon al lia vidvino, bonvolu sendi eĉ malgrandan monsumon (poŝtĉekkonte aŭ per respondkuponoj) al la subskribinto. La mono estos kvitancata en « S-ulo ». Prof. G. Mannoury, Corn. Krusemanstraat 29-II, Amsterdam (Z). Poŝtkonto 81324 Amsterdam.
Núm. 460, 25 de desembre de 1937
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
14-Jaro, N-o 460 — MONATA ESPERANTO-GAZETO — 25. decembro 1937.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO, ADMINISTREJO K SIDEJO DE PLENUM-KOMITATO: 67, avenue Gambetta, Paris-20
Poŝtĉekaj kontoj je nomo de SAT-Paris: Bruxelles n-o 350 189, S’Gravenhage n-o 211 533 Kopenhago n-o 4 986, Paris n-o 1234 22, Stokholmo n-o 74 153, Wien n-o D-109 068, Zagreb n-o 41 448, Zürich n-o VIII-200 49. Alilande oni pagu per poŝtmandato je nomo de SAT., bonvalutaj devizoj en rekom. letero aŭ bankĉeko je nomo de « Bannier ».
Ĉe la sojlo de nova jaro
ANKORAŬ antaŭ ol finiĝis la jaro 1937, la Plenum-Komitato de SAT decidis, post zorga ekzameno de la financa k materiala flanko, efektivigi la jam longe nutritan deziron de multaj Gek-doj: ĝi decidis pligrandigi SENNACIULO-n je DU PAĜOJ, tamen ne postulante pli da mono el la poŝoj de la legantoj.
La decido efektiviĝis ekde la novembra numero. Kompreneble, la P.-K. karesis kun sia ekpaŝo la esperon, ke tiu pligrandigo de la gazeto alkondukos al ĝi bukedon da novaj amikoj en la tuta mondo. Ĝi pensas, ke la pli granda amplekso de « S-ulo » pliigos grave ĝian varboforton k tiun de la Asocio, kies oficiala organo ĝi estas: SAT.
La pli ampleksa SENNACIULO estas bazita sur kalkuloj, certe, — ĉar ni ne volus fari senrespondecan paŝon; sed ĝi precipe tamen estas bazita sur ideaj konsideroj: povi servi pli utile, pli efike al nia granda celo, distrumpeti pli laŭte nian idealon en monda skalo, interligi pli firme k pli intime nian grandan, tutmondan amikaron.
Same granda kiel ĉe la fondo de SAT estas hodiaŭ nia optimismo. Tiutempe tamen ni estis pli naivaj, ni tieldire estis junaj nespertuloj. Sed intertempe ni faris gravajn k, parte, tre dolorigajn spertojn. Hodiaŭ ni restas plue optimistaj koncerne la disvolviĝon de nia movado, sed, eble, tiu ĉi nuna optimismo ne tute similas tiun el la fonda epoko de SAT. Ĝi ja baziĝas ne sur naiva k iluziema impetado de nespertintoj, sed sur la trankvila k prudenta konsiderado de elprovitoj, de harditoj…
Ho, kiom la ventego skue tremigis la mastojn de l’ŝipo, kiom la ondegoj en freneza senkateniĝo per sia malsprita maso krakigis ĝian fundamentan trabaron, ĝin preskaŭ disbatante, k pasaĝeroj transbordiĝis multnombraj en tiuj horoj, estis englutataj de l’avida elemento! Sed eltenis la ŝipanar’, k jam sur trankvila maro pace balanciĝas la boat’. Nova aŭroro orumas ĝian larĝan ferdekon, sur kiu homoj el ĉiuj zonoj de l’terglobo aspire etendas siajn brakojn al malproksimaj horizontoj…
REPAGU VIAJN KOTIZOJN K ABONOJN AKURATE, POR EVITI INTERROMPON EN LA GAZET-EKSPEDO!
Infankomunuma gvidanto pri Esperanto
(Ekstrakto el radioparolado farita nederlandlingve de C. Buken (Boeken), gvidanto de la infankomunumo « La Laborejo » (De Werkplaats) en Bilthoven, Nederlando, por F.L.E., la 2-an de oktobro 1937.)
… Estas du specoj de homoj inter ni: Estas homoj kiuj eksterenpensas, kiuj eksterenvivas, kiuj la realon kun ĉiuj ĝiaj nuancoj alproksimiĝas tra sia individua ekzisto. Tiuj estas la « diverĝantoj » kies pensado k agado « diverĝas » el ilia individueco, « disiĝas » al ĉiuj flankoj.
Kaj estas la internen-pensantoj, la internen-vivantoj, kiuj elirante de si mem, la individuon alproksimiĝas en la granda tuto k sin mem objektiviĝas en la universo. Tiuj estas la « konverĝantoj » kies tuta esto havas la inklinon per pensado k farado direkti sin al la celo.
Sed feliĉe ankaŭ estas iuj malmultaj, kiuj konvinkiĝis, ke el la renkontiĝo de tiuj du pens- k vivdirektoj en la realo devos naskiĝi la nova vivo, kiu ĉiujn k ĉion unuigas. Tiuj estas la kunigantoj, la « sintezantoj », tiuj estas la viv-artistoj, kiuj kreas kulturon.
Kiam mi estis juna, mi — tipa diverĝanto denatura — elpensis mondlingvon logike konstruitan el kiom eble plej malmulte da elementoj. Multaj diverĝantoj estas farintaj tion. Kaj estas multaj konverĝantoj, kiuj mondlingvon — kiun ankaŭ ili sentas necesa — atendas kiel donacon de ekstere, de supre, kiel la araboj kredas, ke ilia lingvo estas donita al ili kiel ĉiela donaco.
Sed ankaŭ estas tiuj, kiuj kredas, ke la lingvo, kiun ĉiuj iam parolos k komprenos, devas esti tia, ke ĝi ambaŭ kosmajn direktojn enhavas: ke ĝi estu elpensita de unuopulo k samtempe kreita pro ĝenerala bezono.
Estas preskaŭ neniu en Nederlando k en la plej multaj aliaj landoj, el homoj kiuj havas antipation pri milito, k kiuj ne vidus la urĝan postulon, ke la homaro pace vivu. Unu el la unuaj por tio necesaj rimedoj estas, ke reciproka prudento de la gvidantoj k reciproka kontakto por ĉiuj estu ebla. La diverso de l’ lingvoj plimalfaciligas ambaŭ. Kiu, kiel mi, mem spertis, kiom reciproka kontakto k kompreno estas malebligata, kiam homoj el diversaj landoj estas kune, scias, ke estas urĝa postulo, ke estu trovata lingvo, kiun ĉiuj povas lerni, paroli k kompreni.
Ĉu latino? Tro malfacila. Ĉu angla aŭ franca, germana aŭ rusa? Kial la influo de iu kulturo estu arte plifortigata, kompare al aliaj kulturoj?
Ne, mondlingvo, kiu iam de ĉiuj estus akceptata, devas esti neŭtrala perilo, kiun ĉiuj povas uzi, sen la sento, ke ili malutilos la propraĵon.
Kiel mi jam diris, mondlingvo ne nur devas esti elpensita; sed ni ankaŭ ne povas esperi, ke ĝi perfekte falos el la ĉielo. Ĝi devas esti sinteze formita, sufiĉe originale elpensita, sed ankaŭ sufiĉe bazita sur la ekzistanta materialo. Tiujn postulojn kontentigas esperanto. La malfacilaĵoj de lernado k elparolado ankaŭ devas esti kiel eble plej malgrandaj. Tiujn postulojn kontentigas esperanto. Kiel eble plej baldaŭ la unua k plej malfacila periodo devas esti venkita, ĝis kiam en ĉiuj landoj estas grupoj, kiuj skribas k parolas la lingvon. Ankaŭ tiun postulon kontentigas esperanto…
Fakte mi ne rajtas paroli pri praktikado de esp-o, ĉar mi mem pro troa labor-okupo la lingvon ankoraŭ ne sufiĉe scipovas, sed, ĉar oni min petis diri ion pri tiu temo, mi faras tion kun impertinento; mi ja laŭpovo kunhelpis k volas kunhelpi por alproksimigi la tagon, kiam ĉiuj infanoj la kutiman instruadon komencos per la lernado de esp-o…
Pro tio en « La Laborejo », Infankomunumo en Bilthoveno, esp-o estas la unua deviga fremda lingvo por la plej junaj infanoj. Ĉar la gramatiko estas tiel logika k facila, ne konas esceptojn k ĉar ĉiuj litersignoj ĉiam same estas elparolataj, la infanoj lernas esp-on facile k plezure, k ekde la komenco ili jam povas korespondi kun infanoj kie ajn. Cetere esp-o estas bona fundamento por la studado de aliaj fremdaj lingvoj… Tial la ĝenerala lingvo, ĉe ĉiuj laboroj en la centra domo (manlaboro, arto, ĝeneralaj kunvenoj k lekcioj), devos esti esp-o…
Tiele la infanoj, kiuj venos el diversaj landoj (nia celo estas grupo el 500) povas lerni komunvivi k kunlabori. Ili vidos en la praktiko la valoron de internacia lingvo. Kaj — laŭ tio kion mi jam spertis tiurilate — mi ne dubas, ke esp-o pruvos sian taŭgecon por tiu celo…
Mi vere esperas, ke esp-istoj ĉie pli k pli interesiĝos pri la laboro de la Internacia Infankomunumo en Bilthoveno k nin helpos demonstri al la tuta mondo, ke per esp-o grupoj da infanoj el ĉiuj popoloj k
— pàgina 2 —
16 — SENNACIULO
tavoloj povas unuiĝi en bone ordigita k harmonia komunumo…
… Estas ja neeble nei — kio cetere ne estas miriga — ke nia socio en ĉiuj landoj ankoraŭ nun estas regata de la konverĝa pensado k ke la diverĝo estas ĉu subpremata aŭ, en la plej bona kazo, tolerata malplimulto. Estis tiel dum la tagoj, kiam la herezuloj estis bruligataj; estas nun tiel ke la individuistoj, kiuj ne povas esti kontentaj pri la reganta reĝimo, ekĝemas en malliberejoj k koncentrejoj, aŭ kiel « Brand » de Ibsen en la izoleco de ĉiama glacikampo trovas sian vivfiniĝon. Tio estas neevitebla, kiom longe tiuj, kiuj havas la povon por regi — la konverĝaj, t. e. la vire pensantaj — ankaŭ sole havas la gvidadon en manoj.
Oni opiniis, ke ĉi tiu malfacilaĵo povus esti solvata per dono de voĉdonrajto al la inoj. Sed oni ne vidis, ke sence per tio nenio aliiĝus, ĉar la inoj laŭ tute vira maniero devus agi: ili estis k estas forŝirataj el la tipe ina sfero (ĉu ludado kun la suĉinfano, ĉu adorado en la monaĥinejo) por fari tipe viran agon: per la voĉo regi.
Ne, tio kio estas necesa, estas io tute alia: Per la ĝenerala voĉdonrajto nur kolektiĝis la viraj viroj k la viraj inoj en unu estraro. Kion la mondo atendas, tio estas la unuigo, la sintezo de la kosma-vira k la kosma-ina elemento, kio estas trovebla ĉe ambaŭ seksoj.
Estri, regi ne estas sufiĉe. La sintezo, la kunfandiĝo devas esti trovata inter tio, kio sin el la individuo malvolvas, kaj inter tio, kion la tuto postulas! Kaj tio estas la arto lernota.
Certe, la unuopulo devas sin klini antaŭ la postulo de la forto, kiu lin devigas. Li silentos, — verŝajne timante la teroron — sed kion li iam devos fari estas sin korinkline fleksi antaŭ la postulo de la tuto, sin doni, sed tiam ankaŭ al la tuto!
Kaj ĝuste al tia eblaĵo oni ne kredas. Oni ne komprenas, ke estas eble, ke iam ĉiuj individuoj en ĉiuj landoj atingos tion. Pro tio oni estas kontenta komenci per io malpli ol la Tuto. Oni komencas per « grandega tuto », per sia ŝtato, sia eklezio, sia partio k obeas blinde k perfekte.
Sed tiu sindonado estas sindonado al malpli ol la granda Tuto k nepre devas gvidi al kunpuŝiĝo de ĉiuj sentoj tiam aperantaj. Tiam stariĝas ŝtatoj kontraŭ ŝtatoj, eklezioj kontraŭ eklezioj, partioj kontraŭ partioj. Ili kunpuŝiĝas, devige, k bedaŭrinde granda parto el la vivenergio k flegado de ĉiuj estas uzata por intermiliti…
Tio koncernas ankaŭ la problemon de mondlingvo — multaj homoj konkludas, ke estas pli bone akcepti ekzistantan lingvon kiel mondlingvon. Multaj diras: Estas jam mondlingvo la angla. Kial klopodi krei novan, aŭ voli enkonduki ĝin?…
… Antaŭ nelonge vizitis nin en nia Bilthovena Infankomunumo, anglohindo venanta el « Ashram » de Tagora, s-ro Sinha. Li faris studvojaĝon por la slojdo al Svedio. Sed montriĝis, ke li per sia angla lingvo tie nenion povis komenci. Li decidis tiam unue lerni esp-on k post nur 2 monatoj li ekiris, parolis tra la tuta lando kun instruistoj, en kunvenoj, komprenis k estis komprenata!
Ni laboru por tio, ke kiel eble plej baldaŭ esp-o kiel deviga instrufako estu instruata en la lernejo aŭ lernejoj, en kiuj ni povas influi.
Tradukis MOHO.
[BILDO p.2 | 41,17,70,47] Afiŝo de la kongreso: desegnaĵo de la gotika turo de la Brusela urbodomo kun kvinpinta stelo; surskribo «ESPERANTO — 18a KONGRESO DE SAT — Bruselo — 7–13 AŬGUSTO 1938».
Adreso de la O.K.K.:
Por Mono: K-do G. Basteels, 26, rue du Parnasse, Bruxelles-XL, Poŝta ĝirokonto: 332.15.
Por ĉio alia: K-do L. Strainchamps, 148, Av. du Roi, Bruxelles-Ft.
2-a KOMUNIKO
Kotizo: La kongreskotizo estas 40 belgaj frankoj. — Por frualiĝontoj (antaŭ 1. junio 38): 30 belg. fk. Por senlaboruloj: 20 belg. fk. (frualiĝontaj senlaboruloj 15 bg. fk.).
Loĝado: Ni planas kiel eble plej zorge k kontentige plenumi ĉi tiun servon per hoteloj, privataj loĝejoj, tendejo, uzo de « Junulara Gastejo » k per organizo de amasloĝejo. Sed por ke ĉio glate organiziĝu, nepraj kondiĉoj estas: frua aliĝo k zorga plenigo de la aliĝiloj.
Adresoj: Oni atentu la adresojn de la O.K.K. Monon oni sendu per poŝtmandato aŭ ĝiro, al la kasisto. Ankaŭ uzeblaj estas la poŝtĉek-kontoj de SAT en la diversaj landoj.
Vojaĝo. El Francio. Ni ricevis la informojn pri la rabato, kiu estas 40 procentoj. Por akiri la rabaton la kongresanoj devos esti minimume dudek. Familianoj de la membroj povas ankaŭ akiri la rabaton, sed ne nombriĝos por la kalkulo de la minimumo. Ĉar la organizantoj de la kongreso devos fari oficialan demandon unu monaton antaŭ la kongresdato, estos necese, ke niaj francaj K-doj sendu siajn aliĝojn pli ol unu monaton antaŭ tiu dato.
El Svedio: Ni jam povas anonci 25-procentan rabaton por minimume dek kunvojaĝantoj. Ni klopodas akiri pli da detaloj por tiu lando.
El Britio: K-do Joel Sulsky, 6, Church Str., Luton, projektas baldaŭ organizi sufiĉe grandan karavanon.
Por Belgio: Ni ne povas anonci la rabatprezon konsentotan al la kongresanoj, la Nacia Societo de belgaj fervojoj studas nun la novajn prezojn por la venonta jaro. Tuj post ricevo de la informoj ni konigos ilin.
Por belgianoj: Por ebligi al senlaboruloj la aranĝon de biciklaj karavanoj, ni petos STAMPLIBERIGON dum unu semajno.
Al la S.A.T.perantoj! Ni vokas al la lokaj k landaj perantoj, por ke ili iniciatu karavanojn (per fervojo aŭ biciklo) k « porkongresan ŝparkason ».
Glumarko. La O. K. K. presigis belan glumarkon (dukolora) 3 × 4 cm. Prezo: 5 bg. fk. por 100 ekzempleroj. Mendu ĉe la kasisto. Multe propagandu.
Por la O.K.K.: La sekretario.
DUA LISTO DE ALIĜINTOJ
- K-do L. Bannier [?], Parizo; 13. E. Barrow, Parizo; 14. L. Glodeau; 15. K-dino S. Glodeau, Parizo; 16. N. Bartelmes, Parizo; 17/18. G-doj A. v. d. Pols, Roterdamo; 19. K-do J. Derieuw, Antverpeno.
Ĉe la Laboristaj Esperanto-Asocioj
XI-a KONGRESO DE S.L.E.A.
La jara kongreso de l’Sveda Lab. Esperanto-Asocio okazis la 11-an k 12-an de septembro en Huskvarna. Proksimume 325 personoj ĉeestis la antaŭirantan vesperfeston, en kiu la kongreson salutis reprezentantoj de 17 fakaj k 14 esp-istaj organizoj. K-do E. Eriksson, la prezidanto de SLEA, faris la festparoladon. Du teatraĵetoj estis prezentataj de anoj de la klubo en Borås. Monkolekto por Hispanio rezultigis 62,11 kronojn. La kongreso solvis diversajn, ĉefe organizajn problemojn (rilate kotizon, lekciiston, solidaron kun la hispana popolo, aranĝon de somera tendaro venontjare en Orebro, elekton de l’Plenumkomitato). La venontjara kongresurbo estas Trollhättan. (Laŭ « Arbetar-Esperantisten »).
LA POZICIO DE DANA L.E.A.
La gazeto de la komunista frakcio en SAT « Raci’ nin vokas » eraras, asertante, ke D.L.E.A. nun laŭstatute permesas al siaj membroj aliĝi al SAT, IPE aŭ ISE laŭplaĉe. DLEA forigis paragrafon pri akcepto de la socialdemokrata partiprogramo; sed la prezidanto de DLEA forte akcentis (en la lasta jarkunveno) nian amikecon al SAT. Povas esti, ke DLEA ne eksigas eventualan IPE- aŭ ISE-anon (se tiu ĉi ne ĝenas nian laboron), sed kiel organizo ĝi rekomendas nur SAT k respektas la Gotenburgan Konvencion.
H. P. Frodelund (Gen. Konsilanto).
POR ŜTOPI LA BREĈON
61. Listo
- Erbaro, Paris …….. fr. fr. 10.—
- M. V. Aelst-Ch. Faure …….. b. fr. 8.50
- J. Wild, Zürich …….. sv. fr. 10.—
- H. Siesem, Amsterd …….. guld. 0.70
- K-dino Derlagen, Oostzaan …….. » 0.60
- A. Ŝvingshakl, Klagenf …….. aŭ ŝil. 2.55
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 17
La Unueco en Francio
LA SPERTOJ EN LA SINDIKATA MOVADO
Ni publikigas tiun ĉi artikolon en « S-ulo », ĉar la demando pri unueco ja ankaŭ okupas nin kiel laboristajn esperantistojn. La dua parto de tiu ĉi artikolo (traktonta i.a. pri la Lab. Esp. Movado en Francio) fariĝos pli komprenebla post lego de la ĉi-sekva skizo. Okaze de la dua artikolo ni intencas memorigi al la legantoj ankaŭ la « Principojn de Unueco », kiuj gvidas nian laboron en SAT. — Pl. Kom.
Pritraktante la unuecan temon en sia jarraporto, la Plenumkomitato de SAT aludis pri la spertoj faritaj en la reunuigitaj laboristaj organizoj en Francio. Ĉar la problemo estas ĉiam aktuala, mi opinias interese informi niajn eksterlandajn K-dojn pri la nuna situacio.
La fiaskinta ribelo de la francaj faŝistoj, la 6-an de februaro 1934, vekis la dividitan laboristaron. La diverstendencaj proletaj organizoj kuniĝis por komuna agado kontraŭ la faŝista minaco. Iom post iom sentiĝis la bezono plifortigi la agad-unuecon. k stariĝis la demando pri reunuiĝo de la sindikatoj.
Oni scias, ke tiam ekzistis du Ĝeneralaj Konfederacioj de l’Laboro: C.G.T., la malnova, k C.G.T.U., komunistema, nomiĝanta « unueca ». Komence, ĉi lasta, preskaŭ tiom forta kiom la alia (ambaŭ havis ĉ. 450.000 membrojn), grupigis ne nur komunistemulojn, sed ankaŭ revoluciemajn sindikatistojn, kiuj trovis ne sufiĉe batalema, tro oportunisma la sintenon de la CGT- ĉefgvidantoj. La iom-post-ioma konkero de ĉiuj gvidaj postenoj en C.G.T.U. fare de la ortodoksaj komunistoj foririgis preskaŭ ĉiujn nekomunistajn laboristojn aŭ sindikatojn. Multaj realiĝis al la malnova C.G.T.; kelkaj sindikatoj k sindikataroj organiziĝis en aŭtonomaj Federacioj (ekz. la ŝtatoficistoj). Tiel C.G.T.U. perdis proksimume la duonon de sia membraro.
Fine de septembro 1935 ambaŭ C.G.T. kongresis aparte. Interkonsento okazis pri la cirkonstancoj de la reunuiĝo. Interalie la rezolucio akceptita de la CGT-Kongreso la 26. sept. kondamnis la frakciojn k frakcian laboron (tiurilate, la CGTU-kongreso esprimis sian prifundan konsenton, kvankam ĝi opiniis la frazon tro kruda). Kaj ĝi proklamis, ke la unueco estas restarigota sur la bazo de plena sendependeco de l’sindikatismo. Pri tio estis unuanimeco.
Post la komuna kunsido de ambaŭ kongresoj, la kuniĝoj de sindikatoj k sindikataroj rapide efektiviĝis. La Nacia Unuiĝa Komitato elektis, la 28.1.36, la provizoran estraron de la nova CGT: 6 eks-CGT-anojn, 2 eks-CGTU-anojn.
La unuiĝa kongreso okazis en Tuluzo (Toulouse), la 2./6. marto 1936. Triumfis la konceptoj de la malnova CGT pri sindikatisma strukturo per 5700 voĉoj (2628 sindikatoj) kontraŭ 2609 voĉoj (1112 sind.), 141 sindetenoj (51 sindikatoj); pri malpermeso okupi samtempe politikan k sindikatan gvidpostenon, per 5508 voĉoj (2569 sindikatoj) kontraŭ 2411 voĉoj (1031 sind.), 132 sindetenoj (41 sind.); pri aliĝo al la Internacia Sindikatara Federacio, per 5463 voĉoj (2566 sindikatoj) kontraŭ 2513 voĉoj (1051 sind.), 243 sindetenoj (82 sind.).
La Kongreso unuanime aprobis la popolfrontan programon, k kiel komplementon, la Planon de C.G.T. (1). La Nacia Konfederacia Komitato, kiu tuj sekvis la kongreson, elektis la CGT-estraron, konsistanta el 6 eks-CGT-anoj k 2 eks-CGTU-anoj.
La restarigo de unusola CGT estis entuziasme akceptita de ĉiuj klaskonsciaj laboristoj. Certe ĝi tre helpis la sukceson de la amasa strikmovado dum majo-junio 1936. Ankaŭ ĝi ebligis la konsistigon de potencaj sindikatoj, ĉar milope, eĉ milionope, la laboristoj venis al CGT. De marto 1936 ĝis marto 1937, ĝia membronombro pasis de 1 miliono al preskaŭ 5 milionoj. Nun ni havas potencan organizon, kiu kapablas venke kontraŭstari faŝismon k la diversajn manovrojn de la mastraj sindikatoj penadantaj por nuligi la belajn konkeraĵojn de la lastjaraj strikoj.
Sed por tio ne sufiĉas, ke ni konservu la organizan unuecon. La spirita estas ankoraŭ pli necesa. Ĝin esperigis al ni la digna sinteno k la decidoj de la Tuluza kongreso. Bedaŭrinde, de unu jaro aperis grava minaco al ĝi: la taktiko uzata de la komunista partio por forpeli de la gvidaj postenoj ĉiujn eks-CGT-aktivulojn, kun kiuj oni akceptis momente kunlabori. La tielnomita « koloniigo » de CGT. estas faciligita de la manko de sindikata eduko ĉe la novevarbitoj. La cito de kelkaj gravaj faktoj montros, ke mi ne faras senpruvan aserton.
Unue ni konstatu du malobeojn al la kongresdecidoj: 1) Kvankam la frakcioj k frakcilaboro estis kondamnitaj, eks-CGTU-anoj daŭrigas aperigi, prezentante ĝin kvazaŭ oficialan organon de CGT., sian semajnan gazeton « La Vie Ouvrière » (Laborista Vivo) ekster la kontrolo de l’C.G.T.-estraro. Ĝi konsistigas tendencan organon je la servo de politika partio. Por kontraŭbatali ĝian propagandon k defendi la laŭstatutan sendependecon de la sindikata movado, sindikatistoj kreis en oktobro 1936 alian semajnan gazeton « Syndicats » (Sindikatoj). 2) Malgraŭ la malpermeso okupi samtempe sindikatan k politikan postenon, depost la lastjaraj balotoj, 8 komunistaj deputitoj (1) k kelkaj membroj de la komunista parti-estraro okupas postenojn en gravaj sindikatoj aŭ sindikataroj.
La manovroj komenciĝis okaze de la reelekto de sindikataj administrantaroj. En novembro 1936 la estraro de la metallaborista sindikato — plimulto komunista — por « orienti » la diskutadon rilate la preparon de sia parizregiona kongreso, sendis al siaj sekcioj cirkuleron konsilantan, ke la voĉdonoj en la fabrikaj sekcioj okazu: « por la eks-CGTU-pozicio (klasbatalo) », aŭ « por la eks-CGT-pozicio (klaskunlaboro) ». Estas notinde, ke tiuj esprimoj havas nun nenian signifon, ĉar en CGT-estraro ĉiuj decidoj estas alprenitaj unuanime, k eks-anoj de ambaŭ CGT. kunlaboras en Internacia Labor-oficejo k en la Ekonomia Konsilantaro. Ambaŭ akceptis la kolektivajn kontraktojn k arbitracion (kiujn CGTU. iam kontraŭstaris pro tio ke ili rompas la laboristan batalemon), k la Popolfrontan programon entenanta aron da « reformoj » en la kadro de la kapitalisma sociordo. Cetere, ĉiurilate la komunista partio havas tute oportunistan pozicion.
En januaro alispecaj manovroj en kelkaj organizoj: bakista k serurista sindikatoj, Sindikatara Unuiĝo de Seine-departemento. El la oficiala kandidatlisto, kiu entenis duoble pli da nomoj ol estis da postenoj, komunistoj starigis liston de siaj preferataj kandidatoj k publikigis ĝin en la kom. gazeto « Humanité », konsilante voĉdoni por ĝi. Okazis plendoj al CGT., kies estraro alvokis cirkulere al ĉesigo de tiuj mallojalaj agoj.
Vana estis la admono. En la kongreso de la departementa Unuiĝo (1) de Mar-Alpoj, oni elpensis alion: Kiam jam 400 delegitoj estis for, tutfine de posttagmeza kunsido, oni decidas kunveni nokte. Kaj dum tiu kunveno, oni elektas la estraron, forigante la sekretarion, eks-CGT-ano, kies agadraporto estis unuanime akceptita matene. Proteste komunista estrarano publike malaprobis en parti-eksiĝa letero la enmiksiĝon de la Partio en la sindikataj aferoj.
Paralele al la manovroj oni uzas kalumnion. Unu ekzemplo el multaj: la Bulteno de la Tipografa Sindikato Pariza (dec. 1936) entenas jenan fakton: en la « Cahiers du Bolchevisme » (Kajeroj pri Bolŝevismo), 1. okt. 1936, iu redaktoro skribas, ke K-do Rimbert, membro de la linotipista komisiono, estas konata kiel policistaĉo. Apogante la proteston de la koncerna K-do, la sindikata konsilantaro postulis ke la citita revuo pruvu la akuzon. Kompreneble tio neniam estis farita. Tio ne malhelpis, ke okaze de la memmortigo de la ministro Salengro, la komunista gazeto « Humanité » senhonorigis la kalumnion!
En la sindikatoj gvidataj de eks-CGTU-anoj la parollibero ne plu estas ebla al la eks-CGT-anoj; ofte antaŭ ol ĉi tiuj ekparolu en fabrikkunvenoj, bruego malpermesas ilin aŭdiĝi. Tiurilate plej elokventa fakto estas jena:
Verkinte kelkajn artikolojn kontraŭ staĥanovismo, K-do Kléber Legay, sekretario de la Franca Federacio de la Minist-
(1) La « plano » de la malnova C.G.T. entenas tielnomitajn strukturajn reformojn, kiujn la Komunista k Radikala Partioj rifuzis enkonduki en la Popolfrontan programon; deziras ilin la Socialista Partio k la « Socialista-respublikana Unuiĝo » (novsocialistoj k.a.).
(1) Nur unu socialista deputito estas sekretario de sindikatara federacio (Agrokulturo).
(1) Ĉiuj sindikatoj estas loke grupigitaj en lokaj unuiĝoj, kiuj konsistigas en ĉiu departemento unuiĝon. Krome la diversfakaj sindikatoj de sama industrio konsistigas por la tuta lando industriajn sindikatarajn federaciojn.
— pàgina 4 —
18 — SENNACIULO
oj, delegito por la minista sekureco, estis invitita de la nordregiona sekretario de « USSR-Amikoj », viziti Sovetion; ĉi tiu promesis al li plenan liberon por vidi k enketi. Kun kelkaj estraranoj de la minista federacio, inter kiuj ĝia sekretario K-do Vigne, K-do Legay partoprenis sindikatan delegitaron, okaze de la lastjara datreveno de la Oktobra revolucio. Kvankam li ne povis, kiel promesite, libere enketi, li tamen vidis sufiĉe por konstati la malaltegan vivnivelon de la sovetiaj laboristoj apud la lukso de la burokrata klaso, k la malbonajn laborkondiĉojn de la ministoj. Opiniante, kiel Jores (Jaurès), ke la vero ĉiam servas la proletaron, li diris ĝin en kelkaj artikoloj en socialista gazeto nord-regiona k en libreto antaŭ nelonge eldonita. Pro tiu krimo: esprimi liberan opinion ekster la sindikataj rondoj, K-do Legay estas nun insultegata; la profesiaj kunvenoj kie li estas anoncata kiel oratoro, estas sabotataj, eĉ la nordregiona komunista gazeto postulas, ke li estu forigita de sia posteno en la minista federacio.
Sed la komunistoj, male, ne perdas okazon miksi Sovetion al la sindikataj aferoj: en la agadraporto verkita de K-do Hénaf, por la Kongreso de la Sindikatara Unuiĝo de l’Seine-departemento (5/7. febr. 1937), oni trovis laŭdajn vortojn al Sovetio, kiuj naskis tiom akran diskuton dum la kongreso, ke la raportinto devis retiri ilin por ebligi unuaniman voĉdonon.
Mi ne povas fini tiun ĉi raporton, ne parolante pri la ĝenerala striko de la metallaboristoj parizregionaj. Lastatempe la gvidantoj de tiu sindikato decidis, nedemandinte la membrojn, unutagan ĝeneralan strikon por protesti kontraŭ la malrapido de la arbitraciaj decidoj rilate la salajroplialtigojn, kontraŭ la neplenumo de la promesoj faritaj de la registaro al la laboristaj organizoj, kontraŭ la malrespekto al la sindikata rajto, k por postuli la malfermon de la franc-hispana landlimo. Kelkaj gvidantoj de la konstrulaborista sindikato subtenis la projektitan movadon, oni klopodis por akceptigi ĝin de la CGT. k de la Seine-sindikatara Unuiĝo. Ĉar la arbitracia decido, alprenita post 4-monata atendo, estis jam konata k akceptita, ŝajne la striko havis ĉefe politikan celon; ĝi estis direktita kontraŭ la registaro — aparte kontraŭ la ministro por eksterlandaj aferoj — kiun tamen subtenas per siaj voĉoj la du komunistaj deputitoj, kiuj estras la metallaboristan sindikaton. Tiu enkonduko de politika postulo inter profesiaj naskis fortan polemikon. Finfine la sindikato ŝanĝis sian projekton en unuhoran strikon proponitan de la komitata malplimulto.
Mi ĵus aŭdis de K-do, kiu apartenas al la plenumkomitato de la metallaborista sindikato de l’parizregiona urbo Argenteuil jenajn sciigojn: « Unuanime la CGT-estraro malaprobis la strikprojekton; la sindikatanoj — nedemanditaj — malaprobis ĝin ankaŭ; tamen ili obeis la ordonon pro sindikata disciplino. Ĉirkaŭ 300 sindikat-aktivuloj k laborejaj delegitoj perdis sian okupon pro tiu striko. La sindikata gazetaro silentis pri tio, ĉar la sindikato ne estis kapabla kontraŭagi. La maldungitoj tuj retrovis okupon en la naciigitaj militilaj fabrikoj, kie la laborejaj delegitoj kontrolas la dungiĝojn. Restas atentinda fakto: multaj laborejoj estas senigitaj de la laŭleĝaj delegitoj, k estos malfacile trovi aliajn pro la risko perdi sian laboron. En kelkaj sindikatoj la tendencobatalo estas tiom akra, ke en ilia administrantaro la membroj rilatas tute malamike. » Tiu K-do konkludis, ke « nun amasa striko simila al la lastjaraj strikoj estus pro tiu spiritostato tute neebla. » Tio estas tre grava, ĉar la kolektivaj kontraktoj estas nun renovigotaj en multaj industrioj, k certe la batalo por nur konservi la akiritaĵojn estos tre malfacila. Pli ol iam la laboristoj bezonas tutan unuecon.
Jam de la komenciĝo, la enmiksiĝo de politika partio en la sindikataj aferoj okupis la atenton de la CGT-estraro. Ĝi dissendis du cirkulerojn al la sindikataroj (15. jan. k 22. julio 1937), atentigantajn pri la danĝero, kiun prezentas tia enmiksiĝo por la spirita unueco de la sindikatoj k memorigantajn pri la kongresdecidoj.
La Nacia Konfederacia Komitato, kiu kunvenis fine de lasta aŭgusto, debatis pri la sindikata « koloniigo » k esprimis la deziron, ke la CGT-estraro klopodu ĉe la partioj, por ke ĉesu ĉiuj manovroj celantaj kontroligi de politika partio la sindikatan movadon. Ankaŭ K-do Juho (Jouhaux) akceptigis la deziresprimon, ke kuniĝu la du semajnaj sindikataj gazetoj, kiuj aperas nun ekster la CGT-kontrolo, en organo kontrolota de CGT. « Syndicats » akceptis, sed la « Vie Ouvrière » rifuzis. Tio montras la evidentan deziron daŭrigi la frakcian laboron komencitan. Cetere la komunistaj gvidantoj fieras pri ĝi. En julia kunveno de la parti-estraro, K-do Arrachart deklaris: « Tio, kio estis farita sur la sindikata grundo, povas esti farata sur la politika. » Sed tie renkontiĝas forta rezisto…
En alia artikolo mi parolos pri la politika unueco k pri la spertoj faritaj en la franclingva L.E.A.
H. Cachon (Kaŝon) (24), eks-sekretario de F.E.O.
Ne ankoraŭ ekzistas mondlingvo
Ĉe lego de ĉi tiu titolo verŝajne kelkaj legantoj skuetos la kapon, pensante, ke la subskribinto de ĉi tiu artikoleto estas malsaĝa aŭ, en la plej bona kazo, malsprita ŝerculo. Tamen la faktoj ĉiutage pruvas, ke esp-o, kia ĝi estas uzata en la praktiko, ne tute solvis la problemon pri tutmonda interkompreniĝo.
En nia esp-ista vivo tra multaj landoj mi plurfoje havis la okazon konstati, ke ne sufiĉas elparoli la nomon de objektoj per la samaj sonoj por atingi kompletan interkompreniĝon. Necesas ankaŭ fari la samon pri propraj nomoj. Mi citu nur unu tipan ekzemplon. Foje oni demandis min pri « K-do Bo-u-bo-u » (prononcata en 4 silaboj), k mi respondis, ke tiun personon mi tute ne konas k eĉ la unuan fojon aŭdas tiun nomon.
— Vi ne konas? mirigite aldonis la demandinto, sed li estas via samlandano k tre aktiva en la movado…
— Bonvolu skribi tiun nomon, mi petas.
Tiam mia kunparolinto elpoŝigis sian krajonon k skribis: « Boubou ».
— Nu, jes, mi konas, sed vi devus elparoli: « bubu ».
Kompreneble ni ambaŭ ridegis ĉe la konstato, ke nacilingva ortografio k ĝia esp-a prononco povas tiom malsimili…
Estus malsaĝe kredi, ke tia demando estas neniel grava k nur amuza. Fakte en la estonto propraj nomoj pli k pli estos uzataj en nia lingvo. Kaj jam nun, okaze de la « incidento » (jure milito ja ne ekzistas!) ĉino-japana, disaŭdigejoj spertas grandajn malfacilojn, rilate al propraj nomoj. Ateston pri tio mi trovis lastatempe en anglalingva ĵurnalo. Jen ĝi estas:
« … La informistoj de B.B.C. havas siajn proprajn premsonĝojn pro la ĉin-japana konflikto. En la komunikoj por ĉiu nova bulteno ili devas elparoli la nomojn de japanaj k ĉinaj urboj k vilaĝoj, tiujn de generaloj, ŝtatistoj ktp. k ili konstatas, ke tio estas ekster ilia kapablo. Ĉefe la japanaj nomoj kaŭzas la plej grandan ĝenon, tial ke la informistoj ne estas familiaraj kun la japanaj vokaloj k ne komprenas la simplan fakton, ke la silaboj ne estas akcentataj. Specialaj atentigoj estas faritaj al la ambasadorejoj de ambaŭ landoj koncernataj k ankaŭ al kompetentuloj… »
Tiurilate la esp-istoj havas nenion konkretan por proponi. La problemo pri tutmonda interkompreniĝo restos nesolvita — eĉ principe — ĝis la propraj nomoj estos esperantigitaj k publikigitaj kun aldonaj mapoj koncerne la geografiajn. Dume la SAT-anoj povus instige helpi al la solvo de tiu problemo per la esperantigo de sia propra nomo. Estas plorinde, ke en Esperantio troviĝas ankoraŭ tiom da homoj, kiuj trudas sian naciecon per tabueca respekto al nacia ortografio. Sendube tiaj naciistoj emos tuj rebati, ke en esp-o mankas literoj, por transskribi tute precize sian nomon. Nu, sed tiu precizo tute ne necesas. Sufiĉas, ke en Esperantio ĉiu sciu, ke tiu aŭ alia persono nomiĝas per tia aŭ alia kombino el esperantaj literoj aŭ sonoj.
Evidente Esperantio ankoraŭ ekzistas nur pli malpli ideale, kvankam troviĝas jam esp-istoj en ĉiuj partoj de l’mondo. Ne eblas ignori la realaĵojn, la naciojn kun iliaj leĝoj ktp. Ne eblas malatenti la impostkolektiston… Sed en neniu lando estas malpermesite havi « plumnomon », pseŭdonimon. Tiajn havas multaj verkistoj. Volter laŭleĝe sin nomis Arue (Arouet). Se esp-istoj sennaciecigus sian propran nomon, tio estus signo, ke ili celas konduti esperantiste en Esperantio. Ĉu tio estas troa postulo?
Respekto al la nacia formo de sia propra nomo tio estas signo pri konscia aŭ nekonscia naciismo. Propra nomo ja pensigas pri familio, kio estis la unua formo de patrio (1), pri regiono, lando, tradicio k ĉio cetera, kio premŝvebas super la po-
(1) Pri tio oni legu en Naciismo de E. Lanti (SAT-Eldono).
— pàgina 5 —
poloj k konsistigas la spiritan atmosferon, kiu ebligas militojn.
Bagatelaĵo! kredeble pensos oportunistoj. Eble! Sed la vivo ĝenerale konsistas el malgravaĵoj. Kiu ne kapablas rilati racie al bagatelo, tiu ankaŭ ne povos konduti saĝe en grava okazo. Kiu povas elporti pezan ŝarĝon, tiun ne ĝenas malpeza. Sed la samo ne estas direbla en inversa proporcio.
« SAT-anoj celas al sennacieca sent-, pens- k agadkapablo », estas dirite ekde la fondiĝo de la Asocio. Tiu moto ne devas esti nura surpaperaĵo. Ni ĉiam k ĉiurilate agu racie k konsekvence; ni montru per nia sinteno antaŭ « malgravaĵoj », ke ni penadas senĉese por formi nian menson konforme al la celo. Tion farante ni helpos laŭpove al la estiĝo de reala mondlingvo.
Narazu Mono.
El niaj leteroj
Ĉu esperanto estas rimedo kontraŭ la terura milito? Demandinte al mi tion, mi decidis ankaŭ transdoni la demandon al vi, SAT-anaro. Mi tamen samtempe volas doni mian impreson al vi. Laŭ mi, nia lingvo estas tre grava faktoro por liberigi la popolojn el militoj k el la mizero de la nuna klasa socio. Ni jam povas konkludi, ke esp-o estas bonega rimedo kontraŭ la sociaj fuŝuloj. Vi, kiuj jam komprenis la valoron de esp-o, komprenigu ĝin al ĉiuj laboristoj. Por ke en la pensoj de la popoloj malaperu la limokoncepto k aperu la ideo pri frateco, necesas ke ili studu esp-on. Ĉiu SAT-ano do devus esti propagandisto en sia medio. En la momento kiam minacas nova terura milito, la kapitalistoj ne havu la povon kredigi al la popoloj, ke sur la alia flanko de l’limo staras malamikoj; nia anaro scias, ke tie estas K-doj, k ne nur tie, sed ĉie en la mondo. Miloj k miloj da K-doj atendas la horon por liberigi sin el la kapitalismo, tuj pretaj doni la manojn al ni, por starigi la veran pacon en la mondo. Poste ni povos plene uzi la produktojn, kiujn ni bezonas por ni k niaj infanoj, k oni nenie plu forbruligos nutraĵon. Kaj la aviadilojn ni tiam ne plu uzos por bombardi urbojn, sed por transporti malsanajn Gek-dojn al la hospitaloj; same tiel ni uzos la ŝipojn. Ĉion, unuvorte, ni utiligos por organizi la komunan sociordon. Por k per ĉiuj! Por atingi tion, esp-o certe estas gravega rimedo. Ni laboru jam nun konstante por la pligrandigo de nia organizo, altirante al ĝi pli k pli da batalantoj. Malaperu la landlimoj, estu unu sola popolo en la mondo, ne plu milito, ne plu kapitalismo. Vivu esperanto k SAT!
(H. Riksman, Roterdamo).
UNUIĜU! UNUIĜU!
Jam de kelkaj jardekoj sonas tra la tuta tero la voĉo naskiĝinta el sopiroj k larmoj de la plej mizeraj de ĉi tiu mondo: « Unuiĝu! Unuiĝu!… Proletoj de la Mondo, unuiĝu! » Jam de kelkaj jardekoj miloj da buŝoj ripetas entuziasme ĉi tiujn signifoplenajn vortojn, k plej bonaj k noblaj homoj penegas penetrigi ilin en mensojn k korojn de la ĉiulandaj proletoj k tiel klaskonsciigi k prepari la premegatojn por neevitebla venonta lukto kontraŭ siaj premegantoj.
« Unuiĝu, Unuiĝu »… flustretas senvoĉe al niaj oreloj iu prudenta k saĝa voko, k la neaŭdeblaj vortoj resonas fortege en niaj animoj.
Rakonto pri Unueco
En granda familio ofte okazis, ke la familianoj estis en malpaco unu kun la alia. Iliaj ideoj estis malsamaj k tio kaŭzis disputojn, kiuj multfoje estis tiel akraj, ke oni ofendis sin reciproke, eĉ korpe oni interbatalis, kiam sinrego ne plu eblis.
Tiu stato malagrabligis la vivon de la familio k kaŭzis gravajn malprofitojn al ĝi, ĉar harmonia kunlaboro forestis.
Estas vere, ke ne ĉiuj anoj samgrade malbonkondutis. Ne, estis granda diferenco en tiu kondutmaniero, ĉar inter ili estis vere pacemaj personoj, kiuj, malgraŭ tio, ke ili uzis la rajton — ĉar tiu rajto ekzistis — konigi siajn opiniojn k kritikon, tamen estis toleremaj rilate la principojn de la aliaj. Ili malŝatis ofendi la aliajn k ili penadis sin regi, kiam la diskutoj fariĝis tro ardaj. Mi kredas, ke la familio estus estinta pli feliĉa, se ĉiuj anoj estus havintaj la prudenton k la toleremon de tiuj lastaj. Sed tiel ne estis. Estis ankaŭ tre fanatikaj elementoj, kiuj konsideris la aliajn stultaj, perfidemaj k ne indaj je aŭskulto aŭ kamaradeca traktado.
Precipe Teodoro, unu el la gefiloj, estis tre kverelema. Li konsideris siajn ideojn pravegaj, kvazaŭ Dio mem enflustris ilin al li rekte aŭ pere de ia sanktigita terloĝanto. Amikojn li ne havis multe, ĉar lia konstanta malbonhumoro k lia disputemo izolis lin de la aliaj. Tio tre ĉagrenis lin k li fariĝis ĉiam pli amara. Li konstatis, ke oni ne multe simpatias kun tio, kion li kun tiom da maltakto diskonigis, k li longe cerbumis pri rimedo uzebla por venki la aliajn. Ĉar li volis venki, li provis altrudi siajn ideojn al la aliaj. Sed tiu tasko ne estis facila, ĉar ankaŭ la aliaj familianoj havis la rajton konigi siajn principojn. Kaj Teodoro komprenis, ke tiu rajto, tiu egala rajto, grave malhelpas lin en liaj klopodoj. Kaj li konvinkis sin mem, ke estas sensencaĵo doni rajton paroli al homoj havantaj ĥimerajn ideojn, kiuj malutilas al la bono de la familio. Ni ne forgesu, ke Teodoro estis tre fanatika k kredis al la absoluta pravo de siaj opinioj.
Perforte li ne povis silentigi la aliajn gefratojn, ĉar potencon, forton li ne havis pro sia izoleco.
Kaj Teodoro elkovis ruzaĵon. Li komprenis, ke li antaŭ ĉio devas ŝanĝi sian agmanieron, ĉar nun sufiĉe evidentiĝis, ke lia taktiko estas plene maltaŭga. Li do fariĝis pli mola en sia konduto, li komencis flati la aliajn, por akiri iliajn plaĉon k favoron. En tio li kompreneble ne tuj sukcesis, sed kiam Teodoro diskonigis tre simpatian ideon, li baldaŭ alproprigis al si la fidon k ŝaton de multaj.
Laŭ lia aserto oni nun jam pli ol sufiĉe kverelis k la mizera situacio, en kiu la familio troviĝas, estas kaŭzita de la malakordo, kiu jam dum multaj jaroj forprenis la okazon fruktodone k harmonie labori. La aliaj ne povis nei tion k ili ĝojis, konstatante la ŝanĝon ĉe Teodoro, kiu en tiuj detruaj interbataloj ĉiam estis la ĉefa pekulo. Kaj ili kun intereso aŭskultis sian fraton, kiam ĉi tiu per bonelektitaj, kelkfoje sentimentalaj vortoj konigis sian proponon por unueca agado. « En unueco kuŝas nia forto! » li patose asertis, « k ĉiu, kiu rompas la unuecon inter ni, grave pekas kontraŭ la interesoj de nia familio. Ni ne plu ataku unu la alian, ni agu komune por niaj komunaj interesoj, por nia komuna afero, por ke ni povu ĝui pli riĉan k pli feliĉan vivon. »
Kiam Teodoro estis dirinta ĉi tiujn vortojn, multaj aplaŭdis lin, ĉar vere, la nuna stato ne plus estis eltenebla pro manko de sinrego, de humano k de toleremo ĉe multaj anoj el la familio. Kaj oni komencis kredi al frato Teodoro, kiu nun ne plu penadis por sia konvinko, eĉ grandparte ĝin forlasis por flati tiujn gefratojn, kies helpon k subtenon li nepre bezonis por sukcesi en sia plano.
Kaj tiel okazis, ke la potenco de Teodoro pli k pli grandiĝis, ĉar oni fidis al li k oni deziregis harmonian vivon, kiu estus la realiganto de pli da feliĉo en plej vasta senco. Li fariĝis la protektanto de la unueco, oni donis al li aŭtoritaton, ĉar, ĉu li ne estis la eltrovinto de la unueco, ĉu li ne estis la iniciatinto de la harmonio, bazo de riĉo k feliĉo, bazo de venko?
Tiel Teodoro akiris la potencon, al kiu li jam delonge sopiris. Tiel li povis trudi siajn celadojn al la aliaj, celadoj, kiuj jam konstante ŝanĝiĝis pro la nova situacio en kiu li sin trovis. Ĉiu, kiu konigis ideojn, kontraŭajn al tiuj de Teodoro, estis punata, ĉar la protektanto de la unueco fervore ekstermis ĉiun, kiu endanĝerigis la unuecon. La eldiro de opinioj fariĝis io, kion nur la plej kuraĝaj anoj faris, la aliaj, la timemaj, adaptiĝis al Teodoro, ĉar la potenco estis ĉe li, k bontrakto dependis de lia favoro. Sed neniu estis feliĉa k oni sekrete mokis la unuecon, kiu faris el la familianoj obeemajn sklavojn, hipokritulojn, denunculojn, k kiu forprenis de ili la plej elementajn rajtojn individuajn. Neniu estis feliĉa, eĉ Teodoro ne, ĉar li sciis, ke multaj malamas lin, k ke nur per kruelaj rimedoj li povas teni la potencon tiel ruze akiritan.
Kaj la plej saĝaj komprenis, ke ili estas trompitaj k ke ne eblas esti feliĉa sub la kondiĉoj de tia unueco. Ĉi tiuj komprenis, ke la feliĉo de la homoj grandparte dependas de la kvanto da libero por ĉiu individuo.
Kaj tie ĉi finiĝas la rakonto pri la unueco… de la perforto.
B. W.
— pàgina 6 —
Kiom ajn antikva estas la ideo pri unueco, ĝi estas k estos aktuala porĉiame. Kiom ĉi tiu ideo estas simpla k ŝajne klara k komprenebla al ĉiuj, tiom, bedaŭrinde, samtempe ĝi estas malfacile aplikebla en multaj okazoj. Kaj tamen ĝi estas la nepra kondiĉo por ĉies venko.
Kaj jen la momento de la decida lukto proksimiĝas per grandegaj paŝoj. La kapitalismo jam atingis la lastan imperiisman fazon. La nuna ekonomia krizo ne estas jam pasonta simpla malsaneto de la kapitalismo, ĝi estas mortiga malsanego, kontraŭ kiu la kapitalismo, por prokrasti sian neeviteblan morton, posedas nur unu rimedon: Faŝismo k milito. Tial do ni povas observi, kiel lastatempe la kapitalista klaso kun sia aro da servistaĉoj en t. n. demokrataj landoj inkliniĝas ĉiam pli k pli faŝismon. Diverslandaj kapitalistemaj politikpartioj nomantaj sin demokrataj, ĉiam pli forte esprimas siajn simpatiojn al faŝismo k ili estas tuj pretaj, se nur oni bezonus, kuniĝi kun la faŝismo por batali kontraŭ proletaj movadoj.
Unuvorte ni, proletoj, staras antaŭ la formiĝanta kapitalista unuecfronto, k de nia flanko ne povas sekvi alia respondo, ol tuja formado de la kontraŭa, sama unuecfronto en ĉiuj landoj, se ni ne volas esti devigataj partopreni la preparatan ĝeneralan buĉadon k iri sub la jugon de l’faŝismo.
Se ĉi tiu taktiko estas nepra k aplikebla en politikaj laboristaj movadoj, kiom pli ĝi estas bezona k dezirinda en nia esperantist-laborista movado. Ĉu ne ni ĝuste devas esti laŭstatute « la plej kapablaj k plej perfektaj el la tielnomataj internaciistoj »? Ĉu ne ni devas esti interkomprenemaj k toleremaj al diversaj politikaj laborist-tendencaj sistemoj? Ĉu ne ni tial devas lumi kiel bona ekzemplo por ĉiuj klasbatalantoj k forgesi antaŭajn malkonsentojn k la unuaj ekkrei unuecon en nia laborista esp. movado? Ĝuste ni, kiuj estas ĉiuj forte kunligitaj per la grandega ideo, kiun ĝuas neniu alia laborista movado, nome pere de l’ideo de nia belega mondlingvo, esperanto, la patria lingvo de ĉiuj estontaj teranoj!
Lastatempe ĉiam pli ofte aŭdiĝas voĉoj de niaj K-doj por unuigi la lab. esperantistan movadon, kio pruvas ke ĉi tiu ideo estas jam nepre bezona, ĉiam pli k pli dezirata k ĝeneraliĝanta en nia movado. Tial do mi esperas ĝuste esprimi la pensojn de la plejparto, se ne de ĉiuj, el la organizita laborista esperantistaro, tiel SAT-anoj, kiel IPE-anoj k ISE-anoj, se mi vokos: « Ni forgesu pri pasinto! Ni tuj serĉu la vojon por unuigi la lab. esperantistan movadon! Vivu la Unueco! »
Amiko.
Amsterdamaj SAT-anoj! Sabate, la 8-an de januaro, la urba SAT-Rondo kunvenos en la ejo de sekcio 5-a, v. Kinsbergenstr. 28. Grava tagordo! — Perantino.
ALVOKO! Mi petas, pro grava k por la propagando utila laboro, informojn el ĉiuj landoj, (kun escepto de Francio) pri ORGANIZADO DE LIBERTEMPO por infanoj, maturiĝantoj k plenaĝuloj. Antaŭdankante pro serioza kunhelpo: K-do A. Capoulade, 13, rue Issanka, Sète (Hérault), Francio.
Tra la Esperanta Gazetaro
Naciismo, internaciismo…
La morto de l’prezidanto Masarik, mem arda naciisto, ĉar fondinto de l’ĉeĥoslovaka respubliko sur la bazo de nacia rekolektiĝo, okazigis en la esperanta gazetaro multajn komentojn k laŭdajn, honorigajn artikolojn. Unuavice kompreneble en la ĉeĥaj esperantaj gazetoj (ankaŭ en la laborista bulteno eldonata de la Plzenaj K-doj). Laŭŝajne tiu morto de eminenta ŝtatisto reardigis iagrade la flamon de naciemo ĉe la ĉeĥoslovaka popolo (kiu tamen konsistas el pluraj naciecoj!) (1). En Ligilo (n-o 9) priskribante siajn impresojn el la Varsovia kongreso, St. Szeeman tamen riproĉetas la organizintojn de l’surtombeja procesio, pro tio ke la esperantistoj devis kolektiĝi laŭ nacioj. Tute prava estas tiu riproĉo, ĉar « sur tombejo inter la tomboj, kiuj egaligas riĉulon kun malriĉulo 2), feliĉulon kun malfeliĉulo, eŭropanon kun aŭstraliano k tiel plu, preskaŭ ridinda estas paroli pri dividiĝo laŭ nacioj… » Sed la skribanto diras ankaŭ: « Ne pro tio (mi riproĉas), ke eble esperantistoj deziras sennaciecon, ĉar tion ni certe ne volas, respektante ĉies naciecon… »
Ĉi tie kuŝas la kontraŭdiro: Sennaciecon, tamen tiel naturan al uzanto de mondlingvo, oni timas kiel malsanigajn bacilojn. Malgraŭ tio, — la infektiĝo daŭre okazas per fervora aplikado de esp-o, k per tiu « nekuracebla » esperantista emo al interrilatado trans la landlimojn, kiu karakterizas ne nur la proletan sektoron, sed ankaŭ la neŭtralan. Vole-nevole…
Sur la vojo de Zamenhof
En la Bulteno de l’Amsterdama SAT-Rondo (novembro) T. E. Leskopo komunikas kelkajn trafajn observojn pri la esp-a movado. Li ankaŭ tre bone karakterizas nian laboron, alvokante samtempe por aliĝo al SAT, per jenaj linioj: « Aktuala ŝajnas esti la konsidero pri internacia strukturformo (U.E.A. — I.E.L. — I.P.E. — I.S.E.) Heziteme oni staras sur la sojlo de nova strukturformo, kiu estas ankaŭ defendita de nia majstro Zamenhof. La nova lumo timigas multajn. Ni SAT-anoj trovas en ĝi protekton de pionira laboro k eksperimentaj ebloj, utilaj por la homaro. SAT plenumas gravan taskon; ni subtenu ĝin laŭpove k tutforte!»
« Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo »…
Tiu ĉi konsidero sendube superregis ĉe la redaktoro de nova gazeto, kiu havas la titolon « Per Unuigitaj Fortoj » (3). S-ro M. Movo (pseŭdonimo de M. Wittenberg) skribas, prezentante sian « ĝenerala revuo de la esp-movado » interalie: « Taŭga tipo de interesa ĝenerala internacia Esperanto-gazeto ankoraŭ ne estas kreita. Per Unuigitaj Fortoj ne ŝparos klopodojn por kontribui al la solvo de la problemo, tiom grava por nia movado ». Jes, nia botisto trovis, ke la ŝuo havas truon. Aktivulo de la movado, lasinte sian antaŭan agadkampon, li komencis starigi propran entreprenon, nur ne pensante pri la konata proverbo: « Tro da kuiristoj kaĉon difektas » (eĉ… per unuigitaj fortoj). El la enhavo de la unua n-ro (presita sur helverda papero): Duonjarcenta jubileo. Internacia Ekspozicio pri Arto k Tekniko. Pri normigo de la scienc-teknika lingvo. Tute ne bezonata estas internacia helplingvo… Esp. Kroniko. Humora paĝo (NEKOREBO). Industrio k Komerco. Ktp.
Nova ekstrem-orienta pioniro
En Seulo aperis novembre la unua n-ro de « Korea Esperantisto » (Red. k adm. adreso: 190, Johoku-ĉo, Seulo, Koreo). Laŭ la eksteraĵo ĝi similas al la Revuo Orienta (Tokio): sama formato (15 × 22 cm), sama kovrilo, samaj litertipoj. La enhavo estas tute esp-lingva. La redaktoro (Hengwi Hong) skribis titole la devizon « per esp-o ĝustan (4) Koreion al la tutmondo », sed, li rapide aldonas: « ne miksite kun la politika afero ». La gazeto volas liveri literaturaĵojn pri Koreio k el ĝi, volas interpreti korean kulturon antaŭ la tutmonda publiko esp-ista. Kaj s-ro Tojokaŭa esprimas en salut-artikolo ankaŭ jenajn ideojn: « Kulturo de ĉiu gento ĉiam donas, brikojn al la homa kulturo en estonto. La estonta kulturo de la tuta homaro naskiĝos en la kunfandiĝo de l’kulturoj de ĉiuj gentoj. En tiu senco Korea Esperantisto ankaŭ liveros ian utilon al la homara kulturo ». Necesas atendi plurajn n-rojn, por povi prijuĝi la valoron de tiu novulo, kies abonprezo estas 2 sv. fk. aŭ egalvaloro jare.
Pli bone malfrue, ol neniam
Agrablan surprizon preparis al ni « Popola Fronto » en sia n-ro 26-a, en kiu la redakcio elmontras, ke ne pro nura hazardo naskiĝis esperantismo en la medio esperantista. « P. F. » citas la ekzemplon el la 2-a universala kongreso de esp-o (en Ĝenevo), kiam Zamenhof respondis kun arda fervoro al tiuj, kiuj proponis ne ligi la mondlingvan movadon kun specialaj sentoj (nome pri interfratiĝo de l’homaro k.s.). Zamenhof « diris fiere, ke tiu deziro ne povas esti akceptata, ĉar esperanto devas esti idealo pli alta ol internacia kodo por komercaj k turismaj rilatoj… » Ni ĝojas, ke « P. F. » per tio klare rekonas, ke esperanto, kvankam ĝi estas ilo uzebla de ĉiuj ajn, kiel telefono aŭ radioaparato, — per si mem entenas ion revoluciigecan, ĉar la uzantoj de la lingvo spertas la influon de la ilo sur ilian spiritostaton: tia lingvo ne povas prosperi k disvastiĝi en naciistaj k faŝistaj rondoj…
Pri la Pariza Mondekspozicio
K-do H. Koppel en Harmonio (Viena grupgazeto) de novembro kompletigas la « impresetojn », presitajn en n-o 459 de «S-ulo» (p. 10). Li skribas: « Kun… 3 nederlandanoj mi eniras la rusan pavilonon. Du junajn oficistinojn, scipovantaj preskaŭ ĉiujn mondlingvojn, mi alparolas france, ĉu ili scipovas esperanton aŭ ĉu nia ideo estas multe disvastigata en Sovetio. Kaj ili respondas, ke « esp-o estas mortinta (!!) lingvo » k « la sovetianoj, kiuj devas lerni la francan, anglan aŭ germanan lingvon, ne disponas pri sufiĉe da tempo por la lernado de tiu ĉi mortinta lingvo! » Mia nederlanda amiko Bank tre ĉagreniĝis pri tio, ĉar li mem korespondas kun tiu lando. Preskaŭ la samajn vortojn mi aŭdis de oficistino en la nederlanda pavilono. Jes, de Nederlando, en kiu estas tiel imponaj esp. organizoj. Sed la kulpo estas ĉe ni, ĉar ni esp-istoj ne postulis, ke estu en la pavilonoj ankaŭ esp-parolantaj oficistoj!…»
K-do H. K. eble ne pripensis, ke poliglotaj oficistoj ne povas havi alian ol malamikan sintenon rilate esperanton. Ĝenerala enkonduko de esp-o ja superfluigus ilin, forprenus ilian panakiron…!
(1) Komparu la artikolon « Du demokrataj ŝtatistoj mortis », en Senn. Revuo n-o 10 (58).
(2) La rimarko ne estas tute ĝusta: eĉ per la tomboj distingiĝas riĉuloj de malriĉuloj; la unuaj ja permesas al si ofte luksajn tombomonumentojn. Nur la nekapablo eviti la morton, estas propra al ĉiu homa estaĵo, sen diferenco pri havaĵo… Kvankam riĉuloj, se ili ne diboĉas, malpli rapide eluziĝas k havas rimedojn por iom plilongigi sian vivon.
(3) Unua n-ro (novembro): 16 paĝoj, formato 19 × 25 cm. Du fotobildoj. Jarabono (12 n-oj) — meza prezo 35 fr. frankoj. Adreso: M. Movo, Rue Jullien, 84, Vanves (Seine), Francio.
(4) La vorto ĝusta estas ĉi tie maltrafe aplikita. La aŭtoro volas diri: Per esp-o (liveri) ĝustan (veran) bildon pri Koreio!
[REKLAMO p.6] Kolbasistoj! Mi deziras interŝanĝi laboron dum ses monatoj kun kolbasisto en ĉiu ajn lando. Prefere en koopera entrepreno. Adresu: Frank Johansson, Allhelgonagatan 1, II. Stockholm (Svedio).
— pàgina 7 —
Pensoj pri Esperanto
Leginte la artikoleton de K-do Aldvorth, mi miris iom. Ĉu estas necese tiel kaŭzi dubon pri la estonteco de nia lingvo? Certe, mi legis la citaĵojn el la ĉefa angla gazeto. Tamen, tiaj asertoj el gazeto, sendube iom naciema, ne dubigis min. Ĉu la fakto, ke 400 milionoj da homoj parolas la ĉinan kiel sian patran lingvon, faras tiun ĉi lingvon mondlingvo? Ne, certe ne. Same, la 220 milionoj da homoj, parolantaj la anglan kiel sian patran lingvon, ne faras tiun ĉi lingvon mondlingvo. Restas la 20 milionoj da homoj, uzantaj la anglan lingvon kiel duan lingvon. Sed kiom da jaroj pasis por atingi tiun ĉi nombron? Ĉu nuntempe pli da homoj lernus la anglan lingvon ol esperanton? Ni ne forgesu ke por scipovi la anglan lingvon, oni devas studi almenaŭ trioble tiel longe ol por esperanto. Kaj lerninte la anglan lingvon, mi ankoraŭ ne estas certa ke angloj komprenos min. Cetere, la lernado de la angla lingvo estas rimarkinda fakto. Sed ne fakto por dubi pri nia lingvo. Nur kiam la angla lingvo fariĝus tiel facile lernebla por ĉiu homo kiel esperanto, tiam ni dubu. Sed tio neniam okazos. Plie, nek la B.B.C., nek la adeptoj de « Basic English » kapablas grave malhelpi la progreson de nia lingvo. Ilia penado nur estu instigo, por ke la esp-istaro pli forte propagandu k disvastigu sian lingvon. Ĉu ni rajtas post 50 jaroj fieri pri nia lingvo? Jes, ni rajtas fieri, sed fierante ni devas ankaŭ labori!
Ĉiu esperantisto ne dubu, ne fanfaronu, sed forte k persiste propagandu k disvastigu esperanton, ankaŭ en tiuj landoj, kie (sume) 220 milionoj da homoj parolas la anglan kiel sian patran lingvon. Tiam, laŭ mia opinio, esperanto certe venkos!
W. Hamelink (20.223).
DISKUTEJO
For la Neŭtralismon!
Leginte en la novembra « S-ulo » la artikolon de K-do Veder, mi sentas la bezonon respondi al nomita K-do. Ankaŭ pro tio, ke en lia skribaĵo la debato inter la redaktoro de « Popola Fronto » k mi estas tuŝita. Ŝajnas al mi ne superflue doni kelkajn klarigojn pri mia «elpaŝo», ĉar al ĉiu la afero ne estas sufiĉe klara. Laŭ multaj ĉeestintoj mi estis la nura maltaŭgulo, kiu dum iom da tempo frakasis la kamaradecan atmosferon, kiu stampis la tutan kongreson. Laŭ tiuj Gek-doj la redaktoro de «P.F.» nur venis al nia kongreso por pligrandigi ĉe ni ĉiuj nian kontraŭfaŝistemon k nian solidaron kun la kontraŭfaŝistaj hispanaj batalantoj, sen ia altrudo de sia partipolitika starpunkto, sen ia malico al aliaj proletaj tendencoj. Ni vidu!
Samkiel K-do Veder, mi malŝatas neŭtralismon; ne nur en SAT, sed en la tuta vivo. Mi eĉ ne kredas al ĝi, k mi opinias, ke ĝenerale ruzuloj pledas por ĝi, nur por mem agi neneŭtrale. Sed iom stranga la afero fariĝas, kiam K-do V. trudas al SAT ian neŭtralismon, tial ke ni evitas aŭ klopodas eviti politikajn debatojn en la kongreso. Komprenu bone, ke ĉi tie temas pri partipolitikaj debatoj, ĉar se ni prenas la terminon politiko pli larĝa, niaj kongresoj ĉiam estis k estos politikaj. Ĉu esperanto, al kiu ni ligas ideon k per kiu ni supozas pliperfektigi la klasbatalon, ne estus io politika? Ĉu interrenkontiĝo de proletoj el malsamaj landoj kun la celo pligrandigi la tutmondan solidaron k malfortigi la naciismon, kiu certe ankoraŭ latente estas en ni, ne estus io politika? Sed K-do V. volas interŝanĝi ideojn politiktendencajn, li volas trakti problemojn pri taktiko en la ĉiutaga politiko. Sed kiel tiuj punktoj povus veni sur nian tagordon?… Kaj se ili ne venas sur la tagordon, ili per si mem forrestas, almenaŭ se oni obeas tiun ĉi tagordon. Ni kongresas por trakti organizajn problemojn k por interkonatiĝi. Tamen, en apartaj kunvenoj, en lekciaj kunvenoj, oni povas aŭskulti k refuti alies politikan starpunkton. La Roterdama O. K. K. estis preta aranĝi tian kunvenon, sed venis neniu instigo de la membroj, venis neniu, ku anoncis sin por lekcii. Mi estas certa, ke la SAT-anoj ne ŝatas tiujn politikajn debatojn en la kongreskunsidoj. Mi gratulas nian organizon, ke ĝi nuntempe ne estas plenplena de tiaj homoj, kiaj ĉie k ĉiam emas politike debati, ĉar ofte ili estas nur pedantaj, partifanatikaj babilaĉuloj, kiuj miskreditigas la klasbatalon k konsideras ĉi tiun kiel sporton. Estu certa, K-do V., ke tiaj uloj en niaj kongresoj havus la plej grandan buŝon. Sed la aliaj singarde evitus la kongresejon. Do, en niaj kongresoj ne politikaj debatoj! Ĉu nun la neŭtralismo de SAT estas pruvita? Ĉu estas organizo, en kiu la membroj tiel libere povas diri siajn ideojn kiel en SAT? Ĉu niaj organoj ne estas plene je la dispono de la membroj? Ĉu oni ne sempere povas proponi al la kongreso ian ŝanĝon? Ĉu unutendenca movado, partio aŭ sindikato povas doni al siaj membroj tiom da libero, tiom da okazo politiki laŭ propra gusto? El kio konsistas fakte la politiko en tiuj organizoj? Nur la ĉefaj instancoj faras la politikon k la membroj devas obei… aŭ opozicii. Organizo, en kiu regas tiom da libereco, tiom da individuismo, kiom en SAT, ne povas esti k ne povas fariĝi neŭtrala. K-do V. devus kompreni tion.
Nun pri la debato en la R’dama SAT-kongreso. Por multaj K-doj la ripetita raporto de la redaktoro de « P. F. » pri la stato en Hispanio nur estis objektiva deklaro, kiel ĉia antifaŝisto estus deklarinta. Sed tiuj, kiuj jam konis la hispanan dramon de ĉiuj flankoj, sciis, ke nomita redaktoro ne senmotive tiel forte akcentis la frapantan harmonion, kiu ekzistus inter la hispana laboristaro. Tiuj ankaŭ sciis, ke apartenis al la politiko de l’nomita redaktoro, forsilenti k se eblas nei la ekziston de aliaj konceptoj pri antifaŝisma batalo, forsilenti la plej barbarajn persekutojn al miloj da samklasanoj, bravaj batalantoj kontraŭ la faŝismo k por nova ordo. Apartenis al la politiko de ano de tiu popol-fronto, kiu konsistas el diversspecaj burĝemuloj k kominternaj diplomatoj ŝajnigi, ke ilia tendenco, ilia vidpunkto estas la ununura. Kaj kiel bonege oni estis helpata, kiel [?] el Barcelono, kie la SAT-anoj jam kolektis monon por la vojaĝo al Roterdamo, neniu povis veni, pro tio ke lastmomente permeso forlasi Hispanion ne estis donata. Se okazas tiaj aferoj, ĉiu povas kompreni, ke naŭza partopolitiko ludas grandan rolon. Tiam povas esti necese, ke de iu la masko estu forŝirita, precipe kiam oni atakas aliajn per sektemaj agoj, dum oni mem per masko popolfronta klopodas kaŝi sian servadon al la 3a Internacio.
Kaj oni nun povas diri, ke por pligrandigi la entuziasmon k solidaron por la hispana afero, tiu misinformado estis prava, sed se temas pri la sorto de miloj da kamaradoj, se temas pri anoj de nia organizo, kiuj estas murdataj nur pro tio, ke ili faras sian klasan devon laŭ propra idearo, tia misinformado, kiu nur estis politika manovro, neniam povas esti prava, almenaŭ ne en niaj SAT-kongresoj.
En SAT ĉiu tendenco laborista estas samrajta. Neniun tendencon ni aparte flatas. Tial la redaktoro de P. F. estis ĉe ni, kiel SAT-ano, simpla kongresano, k ni ne havis motivon fari lin honora membro de la kongreso, kiel tio okazis en la I.P.E.-kongreso.
Mi do principe estas kontraŭ la politikaj debatoj en nia kongreso, sed se oni silentigas iun membron, dum alia venas kun partopolitikaj celadoj, ja tiam mi ne povas rezignacii.
Bas Vels.
« Se SAT volas ludi gravan rolon, se ĝi volas pravigi sian ekziston en la historio de la homaro, ĝi devas trovi vojon, rimedojn por ebligi la plej larĝan debaton, malpermesante nur malveron k maldecon en la debato. — Ju pli frue la SAT-anoj konsciiĝos pri la vero, ke neniu povas eviti la debaton pri politikaj problemoj, k ke, laŭ la vivo, neniu tion faras, eĉ ne la plej fanatikaj « neŭtraluloj », des pli frue ni suriros la vojon « plej rektan k plej irendan » por ĉiu el niaj samklasanoj, la vojon, kiu forkondukos la homaron al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo k kulturo ».
Tiel sugestas K-do Veder en novembra « S-ulo ». Oni povus tion konsenti. Sed… la okazintaĵoj en Roterdamo komprenigis al multaj ĉeestintoj, ke tamen ne jam estas irebla tiu vojo. Ĉar la unua ekpaŝo sur tiu « malpermesita » tereno, estis sufiĉa por estigi akretonan debaton k taglume elmontri la profunde dormstate kuŝintan malharmonion regantan rilate la politikajn problemojn, raportis la redaktoro de « S-ulo ». Ankoraŭ plion tio vidigis. Ĝi denove konfirmis, pravigis eldiron de iama eminentulo en nia movado, nome, ke la membroj ne sufiĉe edukiĝis laŭ la statut-paragrafo, kiu celas ke ili estu komprenemaj k toleremaj rilate al la politikaj k filozofiaj skoloj aŭ sistemo, ktp. Ĉar, se ili ja sufiĉe estus edukiĝintaj, ne povus okazi, kiel okazis, kiam iu tuŝetis politikan aferon, ke aliuj en la salono krie aŭdigis havi alian opinion ol la K-do parolanta; ne povus okazi ke SAT-anoj diris: K-doj A. k Z. ankaŭ estas perfiduloj, faŝistoj (tiel), mi ne plu volas rilati kun ili. Ĉu en tiaj cirkonstancoj sekvi la konsilon de K-do Veder? Tio estus dispartigi, pereigi SAT-on. Ankoraŭ nun estas nepre necese akcenti la edukan flankon, por tiel celi atingi plej altan ŝtupon de civilizo k kulturo k ekhavi rimedojn por ebligi la plej larĝan debaton.
Almenaŭ laŭ la sincera konvinko de L. B. Rulofs (19.936).
Ĉiu plenumu sian devon…
K-do E. L. Itanŝa skribas en «S-ulo» n-o 459, ke « SAT havas ankaŭ specialan devon: esti same akceptema al la tezo de l’sennaciistoj, kiel al tiu de la internaciistoj. Nia organizo estas laŭstatute ekstertendenca ».
Ĉu K-do E. L. I. opinias, ke lia artikolo helpas al la plenumo de tiu ĉi speciala devo? Unue li per tiuj frazoj, kiujn ordinare uzas konservativaj burĝoj, mokas la pacistojn, al kiuj certe granda parto de la SAT-anaro apartenas.
Due li atakas la internaciistojn, ankaŭ granda parto de nia anaro, eble la plej granda. E. L. I. samkiel multaj aliaj intermiksas la konceptojn « ŝtato » k « nacio ». Li skribas: « La sendependeco de via lando estas minacata… » ktp. Sed la landa limo (t.e. la ŝtata limo) tute ne estas identa kun tiu de la nacio. En suda Danio loĝas multaj germanoj k en norda Germanio multaj danoj. Respondan fenomenon ni povas vidi en multaj aliaj landoj. E. L. I. forgesas, ke la afero ankaŭ havas kulturan flankon.
Li ŝajnigas, ke nur ekzistas tiaj internaciistoj, kiuj akceptas la doktrinojn de Wilson k Lenin. En absoluta malharmonio kun la vero k rekte ofendaj al multaj SAT-anoj estas la bombastaj vortoj: « Internaciisto devas buĉi aŭ esti buĉata ».
Kiam oni plue legas, ke « la bonintenca agado (de la internaciistoj) estas tamen niaopinie esence reakcia… », oni ankoraŭfoje rigardas supren por vidi, ĉu oni ne legas en la rubriko de la « Sennaciista Frakcio ». Ne; sed eble tiu titolo forfalis. (Ni ja ne kredas, ke la ĉiam nepartieca redakcio presigas ĉi tiun artikolon senkomente en la oficiala parto de la gazeto). Ankaŭ estas strange, ke E. L. I. volas esti membro de SAT, kies plej multaj membroj certe estas « reakciuloj » laŭ li.
Verŝajne pacisto atentigus pri jenaj vortoj de E. L. I.: « nur por defendi sian homecon li (sennaciisto) konsentas morti aŭ mortigi ». Do,
Arts Graphiques, s.c., 201, chaussée de Haecht, Bruxelles-3. Gérant: J. Léchevin. T.: 15.95.78 Editeur responsable: L. Glodeau. Imprimé en Belgique.
— pàgina 8 —
por defendi sian homecon li fariĝu malhomo.
« Ĉiu ja plenumu sian devon k tion farante neniu rajtas riproĉi al la alia », skribas E. L. I. — eble por gardi sin mem kontraŭ kritiko. Sed ŝajnas al mi, ke lia tuta artikolo estas — per milda vorto — nur « riproĉo » al aliaj. Ĉi tion mi celis montri k samtempe, kiom plena da kontraŭdiroj k unuflanka rigardo estas la artikolo.
H. P. Frodelund.
Noto de la Red.: K-do H. P. F. ankaŭ forgesas, ke la frakciaj rubrikoj devas servi nur por organizaj komunikoj. Ĉi tie temas pri ĝenerala teoria artikolo, povanta laŭŝajne interesi ĉiujn, ĉu sam- ĉu malsam-opiniantojn. Cetere, ĉu necesas rememorigi ankoraŭ fojon, ke ne la redakcio, sed la aŭtoroj respondecas pri la enhavo de l’artikoloj? La red. nur devas atenti, por ke ne okazu reciprokaj ofendoj. Ni miras, ke H. P. F. povas senti sin ofendata per la logika argumentado de K-do E. L. I.; eble li ne komprenis, ke la celataj « pacistoj » estas nur tiu speco de sin-nomantaj pacistoj, kiuj kontentiĝas per aprobo al belsonaj rezolucioj k alvokoj, sed ke E. L. I. ne celis la konsekvenculojn el la esperantista tendaro, kiuj aplikante esp-on k efektive praktikante interhoman alproksimiĝon, montras sin realaj pacistoj!
Formu Studrondojn!
Studante la novan katalogon de SAT-eldonaĵoj oni konstatas, ke fakte ni per la SAT-stoko posedas ne nur konsiderindan beletristikan trezoron, sed kolekton de laŭteme valoraj k eĉ tute malmultekostaj libroj k broŝuroj, kiuj tutcerte estas pli indaj por uzo ol ĝis nun okazas.
Multaj organizoj ekster nia movado dum la vintro formas studrondojn, kie ekz. 10-15 personoj kune esploras k pridiskutas difinitan temon. Kial ni ne agu same? Laŭ mia opinio ni ne nur estu lingve persistaj, sed ni ankaŭ komprenu apliki la pene lernitan lingvon, ĉu ne? Mi proponas fondon de studrondoj ekz. pritraktantaj jenajn temojn:
Heredoscienco, Sekspsikologio, Ekonomia geografio, Filozofio, Socia scienco, Fiziko-ĥemio, Lingva scienco, Esperanta historio, ktp, ktp.
Por studi ĉiujn nomitajn temojn ekzistas bonegaj fundament-libroj en la SAT-stoko. Kompreneble ĉiu partoprenanto posedu la fundamentlibron. Kaj per fragmentoj el nacilingvaj libroj k eventuale verkoj el neŭtralaj eldonejoj eblos bonege organizi la aferon.
Iru ni do al serioza aplika laboro. Partoprenante en esp-lingvaj studrondoj ni atingas tri gravajn celojn: 1. Utili al nia lingva progresado; 2. Utili al la propra scio k spirita evoluo; 3. Utili al la SAT-eldonejo, ebligante aperigon de novaj, pli grandaj k pli gravaj verkoj.
P. Th. (18334).
[REKLAMO p.8] Ĉu Socialismo konstruiĝas en Sovetio? DE E. LANTI K M. IVON estas la plej konciza, valora k fidinda atesto pri la nova socio, kiu stariĝas sur unu sesono de l’mondo. Ĉu oni aprobas aŭ ne la konkludon de la aŭtoroj, — estas almenaŭ tute certe, ke tiu verketo estas nepre leginda. De kiam ĝi aperis, okazis en Sovetio multaj faktoj, kiuj pravigas ĝian enhavon, konfirmas la tezon de la aŭtoroj. Legu k legigu la broŝuron. 52 pĝ. (form. 14 × 21 cm); ilustrita. Prezo: 3.50 ff. (2 internaciaj respond-kuponoj). Havebla ĉe R. Roberts, 1, Caister Ave, Whitefield, MANCHESTER (Anglio) aŭ ĉe SAT.
NEKROLOGO
Post longedaŭra suferado mortis en ZWOLLE (Nederlando), la 28-an de novembro, en la aĝo de 53 jaroj, unu el niaj plej batalemaj k oferemaj membroj:
K-do Willem Bosch
fidela membro de SAT (n-o 19.101), de la urba SAT-grupo k de la Ned. L.E.A. Korpe li forlasis nin, sed spirite li restos inter ni!
Ĉi tie ni esprimas sinceran elkoran saluton al la inda K-do, kiu ne vane vivis.
La urba SAT-grupo de Zwolle.
En la komenco de novembro mortis
K-do A. Sornasse
en sia 21-a jaraĝo.
Konscienca junulo, febre studema, li fariĝis post mallongtempa lernado, tre sperta k fidela SAT-ano. Korpe malfortika, spite la ŝajno kontraŭa, lia studemo troigita pretigis la terenon por la ftizo kiu lin forrabis. Lia patrino, de la sorto kruele batita, trovu ĉi tie la esprimon de niaj sinceraj kondolencoj k de nia ĉagreno.
La Brusela SAT-Rondo.
EN NIA MOVADO
(Kroniko)
POLIO. Krakovo. La loka lab. esp. klubo, havanta ĝis nun 65 membrojn, aranĝis kurson por komencantoj en sia ejo kun 23 personoj, k duan kurson en urba muzeo por industrio (la direktoro disponigis senpage ĉambregon) kun 63 kursanoj (gvidas Leo Turno). La neŭtraluloj komencis kurson en la sama muzeo kun la sama instruanto (45 p.). Kompare kun Varsovio, la lab. esp. movado estas ĉi tie pli vigla, pli bone organizita. Se SAT-kongreso okazus en iu venonta jaro en Polio, ĝi devus okazi en Krakovo (la laboristoj krakovaj ne timas la policanojn nek la faŝistojn, k la faŝistoj ne permesus al si primoki eksterlandanojn, kiel okazis en la Varsovia Jubilea Kongreso de Esp-o). Cetere la vizitontoj ne trovus la vivkarecon kiel en Varsovio, ĉar la laboristoj mem zorgus pri la kongresaranĝoj.
FRAKCIA VIVO
Ni ricevis plendon de SAT-ano pro tio, ke frakcia gazeto okupiĝas pri la strukturo de SAT. Ni eĉ ne atendis tiun plendon, por atentigi, ke la Frakcioj ne havas la rajton interveni en la funkciadon de SAT (vd. p. 13 lastnumere.)
Komunistema Frakcio (3-a Internacio)
Sekretario: Poul Thorsen, Poppelgade 16, Kopenhago, K.
Kasisto: Kaj Henriksen, Hindsholm Alle 16, Kastrup, Danio.
El konsiderinde multaj landoj demokrataj k pli malpli faŝistaj ni ĝis nun havis la ĝojon ricevi pruvojn pri intereso k atento rilate nian frakcion. El batalanta Hispanio, paca Nederlando k Skandinavio, duonfaŝista Polio ktp, jes eĉ el la fora Sudafriko — Capetown k Johannesburg — eĥis la ĝojo pro nia aktiveco k aperigo de nia dumonata organo RACI’ NIN VOKAS… Kuraĝigaj estis mendoj k promesoj pri subteno, sed kun bedaŭro ni diru, ke kun kelkaj honestaj esceptoj ne multaj plenumis la promesojn. — Nun la nova jaro komenciĝas k ni faru novajn disponojn, aĉetojn ktp. Tial estas necese, ke ni sciu ĉu estas sufiĉe da ekonomia bazo por nia entrepreneto. Per privata k leterkarta subteno ĝi ne povas sufiĉe prosperi!
Ankoraŭfoje ni pretas sendi kontraŭ 1 resp. kupono, eĉ senpage, RACI’ NIN VOKAS (jan. n-ron) al interesiĝantoj, petintoj ktp, — sed de [?] tiam ni ekspedos nur al K-doj pagantaj (aŭ -intaj [?]) sian laŭvolan kotizon. Okaze de novjaro ankaŭ estas tre dezirinda forta eldormiĝo ĉe [?] kelkaj landaj perantoj! (Sekretario).
Bolŝevist-Leninista Frakcio
La apero de nia organo « LEVIĜU » fakte revivigis la frakcion. Precipe el Hispanio k Francio alvenis abonoj al nia gazeto. Ĉar K-do Oĉjo pro politikaj kaŭzoj ne povas funkcii kiel peranto de Bolenfrasat en Parizo, ni petas ke alia pariza K-do transprenu tiun taskon. La adreson de nia hispania peranto ni kompreneble ne povas publikigi. La centra komitato de Bolenfrasat konsistas nun el K-doj Paŭlo Moth[nelegebla] Knud Nordgard k Tage Laŭ. K-doj vizitantaj Kopenhagon povas trovi tiujn K-dojn en ilia loĝejo: Romersgade 23. Kopenhago-K., kie ankaŭ estas la klubejo de « Laborista Esp. Klubo ». Por poŝtaĵoj tamen nur uzi la adreson Tage Laŭ, Kjeldgardsvej 33, Kopenhago-Valby (Danio) (kiu restas nur poŝta).
La dua kajero de « LEVIĜU », pli ampleksa [?] ol la unua, 12-paĝa aperis. Fruntartikolo: «Vivu la rusa revolucio, vivu la hispana revolucio » estas skribita de hispanaj K-doj. Du artikoloj de Leo Trocki. Ankaŭ interesa materialo pri la en Svisio de G.P.U. murdita K-do Ignac Reiss [?]. La abontarifo estas laŭpova. Senlaboruloj, kiuj sendas al ni korespondaĵojn, ricevas la gazeton senpage.
17634.
Sennaciista Frakcio
Aperis dum novembro la dua n-ro de « Sennaciista Bulteno » (6-paĝa). Ĝi entenas i. a. respondon tre detalan de K-do Lanti al « publika letero pri sennaciismo » de K-do Bosch [?] (dissendita en julio kun « Popola Fronto »). Ankaŭ en ĝi troviĝas alvoko por « Ekspozicio de l’Naciismo », kies organizado estis decidita en la frakcia kunsido de la Roterdama Kongreso. La n-ro estas havebla por prezo de 3 pencoj (1 resp. kup.) ĉe la sekretario: K-ino R. Roberts, 1, Caister Ave., Whitefield, Manchester, Anglio.
Ekster nia Movado
Sur la plej malgranda kontinento ĵus fondiĝis Aŭstralia Esperanto-Asocio. Celo: Subteni oficialan esperanton ĝis la rolo de mondlingvo. Prezidanto: (ĝis la 1-a de majo de la 51-a esperanta jaro) s-ro Joab Eljot. Aliĝrajto: al ĉiu, kiu konsentas la Celon, eĉ se li mem nek estas esp-isto, nek uzas oficialan esp-on. Provizora adreso: 2 Cambridge Str. Willoughby (N.S.W.), Aŭstralio.
En Budapesto okazos dum majo 1938 la 34-a Eŭkaristia Kongreso Internacia, patronata de la papo, kiun partoprenos kredeble pr. 500.00 katolikoj. Luksa plurlingva turisma informilo, proks. 450-paĝa, estos redaktita i.a. en esperanto. Eldonkvanto: 40 mil ekzempleroj. (La libro antaŭmende kostos 4 pengojn ĉe la eldonejo « Reflektor », Rottenbiller-utca 6, Budapest VII, kiu korespondas esp-e).
Mortis la 25. oktobro en Tübingen, en aĝo de 57 jaroj, la bonega gvidinto de l’Leipzig-a Libromuzeo, gvidinto de l’Internacia ekspozicio por Librotekniko [?] k Grafiko, prof. d-ro A. Schramm (Ŝram)..Kiel esperantisto li fondis la Saksan Esp-Instituton, kies unua gvidanto li estis. Li propagandis multe por esp-o, organizis la 4-an Universalan E-kongreson en Dresdeno (grandioza sukceso!), redaktis la ilustritan gazeton « Bela Mondo » (1908/09), poste « Ĉirkaŭ la mondo ». Lia lernolibro por germanlingvanoj havis plurajn eldonojn. Li adaptis tre lerte la stenografian sistemon Gabelsberger al esperanto.
TARIF-REĜUSTIGO por BULGARIO!
Membreco kun « S-ulo » 65 levoj (jare). Membreco kun « S-ulo » k « S. R. » 130 levoj. Aliĝkotizo: 7 levoj. Nura jarab. al «S. R.» 75 levoj. La prezoj presitaj en la katalogo estas nuligitaj.
← Tram anterior · Tram següent →
Llegir en:
