Els números 259 a 272 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (14 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.
Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.
← Tram anterior · Tram següent →
Núm. 259, 19 de setembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
5-a Jaro. N-o 259 — APERAS SEMAJNE — 19. Septembro 1929
[BILDO p.1 | 41,4,54,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerĥner
Historio de l’ Pacifika Sindikata Movado
«La Malproksima Oriento fariĝas nun la areno de l’ plej gravaj okazantaĵoj. Imperialistaj antagonismoj pliakriĝas kun neimagebla rapideco. Minacaj nubegoj densiĝas super la Pacifika baseno» (El gazeto «Ruĝa Standardo»).
La apud-pacifika profesia (sindikata) movado havas nelongan historion; sed dum sia ne longedaŭra ekzistado ĝi trapasis grandan vojon kaj multe da baregoj, propraj al kapitalisma ĉirkaŭpreno.
Ni trarigardu, kvankam supraĵe, pro manko de spaco, la situacion de l’ laboristaro en apartaj landoj.
«Unu el la fundamentaj kondiĉoj, kiuj akcelis rapidmovan transiron en Japanio de feŭdaj formoj en la ekonomia vivo al kapitalismo, estas senindulga ekspluatado al la laborista klaso. Jen tiu ĉi ekspluatado faris la japanan kapitalismon por difinita periodo pli fortoplena kaj konkurpova en ekstera vendkampo» (El gazeto «Ruĝa Standardo»). «Nur dum lastaj jaroj aperadas grandaj strikoj, kiuj ne malofte akceptas politikan platformon. La japania proletaro paŝon post paŝo entiriĝas en klasbatalon. Malgraŭ la unuigita subpremo fare de registaro, kapitalistoj, burĝoj kaj faŝistoj, la maldekstraj profunuiĝoj ne ĉesigas sian laboron. Restariginte en komenco de 1929 maldekstran profmovadan centron, kiu estis dispelita de la registaro en aprilo 1926 (Ĥiogikai), la maldekstraj unuiĝoj laŭgrade kolektadas novajn fortojn, ĉar konstante malboniĝantaj kondiĉoj de laboro kaj ekzistado por la japana proletaro puŝas ĝin sur vojon al plua klasmilito» (El gaz. «Ruĝa Standardo»). La japana proletaro estas tre disigita kaj pecetigita, kio komprenebla al registaro kaj kapitalistoj estas tre oportuna.
La situacio de l’ ĉinia proletaro estas preskaŭ la plej peniga inter ĉiuj aliaj landoj de l’ pacifika baseno. Netolereblaj laborkondiĉoj, arbitraj agoj de l’ administracio, mizera laborpago kaj trolongdaŭro de l’ labortempo en Ĉinio fariĝis jam konata por ĉiuj. La jaroj de la plej alta supreniro de revolucia ondo karakteriziĝas per vico da gravaj venkoj de l’ proletaro (1925). Tamen la postsekvinta venko de l’ Kuomintana reakcio detruis ĉiujn tiujn atingojn.
En Ĉinio nun ekzistas du politikaj fluoj — reformistaj, leĝe ekzistantaj sindikataj unuiĝoj kaj la neleĝaj maldekstraj, kiuj organizas ĉiujn strikojn kaj gvidas la tutan eblan revolucian laboron. —
«Ĝis la mondmilito, la strikoj en Hindio plejparte havis karakteron de uraganaj ribeloj, kiuj ordinare finiĝis neutile por la laboristoj. Hindio nur ekenmarŝis la vojon de l’ industriiĝo. La mondmilito enportis fortajn ŝanĝojn en la ekzistintan ordon de l’ aferoj. La industrio kreskas, plietendiĝas, kaj kun proletaro ekaperas la labor. unuiĝoj. La plej altan gradon de sia disvolvo atingis la strikmovado dum la jaroj de malkvieta supreniro de l’ naci-revolucia ondo (1921). La politika memkonscio de l’ laboristoj kun fido je la venka rezulto de l’ batalo tre elkreskis. Ĝenerale nuntempe sub la organizita influo de maldekstraj prof. unuiĝoj troviĝas ĝis 150 mil laboristoj inter la tuta nombro da organizita laboristaro el 400 mil homoj» (Laŭ «R. St.»).
«En nuna tempo ĉiuj ĉefaj suproj de l’ Korea ekonomio troviĝas en manoj de l’ japana imperialismo. La prilaboranta industrio en Koreo estas neintensa kaj en sia fundamento adaptata al primitiva ellaborado de kampar-ekonomia krudaĵo. Nun reliefiĝas du efektive revoluciaj tavoloj: vilaĝanaro kaj proletaro. La vilaĝanaro, priŝtelita kaj elsuĉita, estas ĉiam preta ekbatali pro la grundo kaj liberigo de l’ japana jugo. Tamen ĝi bezonas organizantan forton, kiun prezentas la rapide kreskanta industria proletaro.» (Laŭ «R. St.»)
«La antaŭ-nelongaj okazintaĵoj (la striko en Ĝenzan) montris, ke la periodo de neinterkonsentitaj agoj jam pasis, kaj en Koreo ekzistas labor. klaso, kiu en sia tuto konscias pri siaj historiaj taskoj kaj estas kapabla konduki la revolucian movadon ĝis la venko.» (Laŭ «R. St.»)
La laborista klaso en Formozo estas negranda. La ekzist-kondiĉoj ĝis la fino de l’ mondbuĉado ne favoris disvolviĝon de laborista movado. Sed dum 1926 en la lab. movado okazis rompo. La unua venko de l’ ĉinia proletaro ne povis resti senresona kaj ne revoluciigi la disvolvon de l’ naciliberiga movado en Formozo. Laŭ proporcio je la fortiĝo de atakoj de l’ japana imperialismo, kiun duobligas la ĉeesto de du apartigitaj kaj diversgrade ekspluatataj laboristoj el du nacioj: japanoj kaj formozanoj, antaŭ la laboristaro de Formozo staras la demando pri la unuiĝo de l’ nacioj, dume ne alkondukita ĝis definitiva decido. «La problemo por maldekstraj elementoj de l’ lab. klaso estas — lerte ekregi la kreskantan konscion de l’ laboristoj kaj vilaĝaj amasoj, preni ilin perforte el sub influo de naciecaj organizoj kaj, submetinte ilin al proletara gvido, ekkonduki kontraŭ japanan imperialismon.» (Laŭ «R. St.»)
La pacifika baseno estas saturita de komuna konfesado de imperialistoj pri la neegalrajteco de l’ rasoj. Timinda ekspluatado al «pli malaltaj rasoj» fare de la superaj; ĉiuspecaj leĝoj rilate al «enmigrado de koloruloj», ĉio tio servas por distavoligo de l’ laborista solidareco ĉe tiu ĉi pacifika proletaro.
En Aŭstralio la gvidantoj de l’ sindikata movado, timante la «kolorulojn», akcelas la tendencojn de l’ aŭstralia registaro. Japanio eluzas en sia politiko rasajn antaŭjuĝojn de anglosaksoj «celante al neniigo de l’ rasa neegalrajteco». Tiele la batalilo de l’ «blankuloj», direktita kontraŭ la «koloruloj», eluziĝas per ĉi lastaj kontraŭ la unuaj mem.
Senkompata batalo pro la krudaĵfontoj, la fera leĝo de l’ ekonomia krizo
— pàgina 2 —
526 — SENNACIULO
de l’ kapitalismo, kresko de l’ revolucia movado kaj batalo pro nacia sendependeco, ĉio tio ankoraŭ pli komplikas la cirkonstancojn sur la bordoj de l’ Pacifiko.
Dum la lasta jaro ne malgrandan rolon en Malproksima Oriento ludas la ĉinia militarismo. Subaĉeteblaj, pretaj servi por bona pago al kiu ajn, la ĉinaj generaloj prezentis per siaj provokoj minacon de milito. Sed en la plimaturiĝinta proleta amaso de Ĉinio sub la premo kreskis la penso pri unuiĝo de l’ profesi-movado ĉe l’ pacifika baseno.
Unuafoje dum la 2-a kongreso de Profintern en 1922 aŭstraliaj delegitoj starigis la demandon pri kunvoko de Pacifika Konferenco. Tamen nur en 1926 oni paŝis al praktika realigo de tiu starigita problemo. Sed je difinita tempo ne povis alveturi Sidneon ĉiuj delegitoj de invititaj landoj. Tion kaŭzis la mallonga limtempo inter dato de dissendo de l’ invitoj kaj la tago de l’ konferenco, kaj ĉefe tiu freneza kontraŭstaro, kiun faris la aŭstralia registaro kontraŭ la kunvoko de konferenco sur sia teritorio.
Sed la alveturintaj K-doj eluzis tiun okazon por pritrakti demandon pri nova konferenco kaj kreo de perioda organo de l’ laborunuiĝo sur pacifikaj bordoj. Estis decidite kunvoki la pacifikan kongreson je 1-a de majo 1927 en Kantono. Tiu kongreso en Kantono kaŭze de tie okazinta kontraŭrevolucio ne povis kunveni. La plimulto de l’ delegitaroj kun granda malfacilo trapenetrinte ĝis Ĥanjkoŭ, malfermis la 20. majo anstataŭ la kongreso konferencon. Al parto da delegitoj estis malpermesata la elveturo, kelkaj aliaj estis arestataj.
En tiu konferenco reprezentiĝis prof. movado el 8 landoj kun kvanto da pli ol 14 milionoj da organizitaj laboristoj. En la centro de l’ laboroj staris la demandoj pri ĉinia revolucio kaj estonta milito. Krom tio estis ellaborita ekonomia bazo por pacifika konferenco kaj kreita apudpacifika sekretariaro de l’ profunuiĝoj.
Kiel loko pro ree renkontiĝi estis elektita Ŝanĥajo, kaj tie devis eldoniĝi presorgano de l’ sekretariaro. La plua etapo estis ĝiaj februara kaj oktobra plenumoj, ambaŭ en Ŝanĥajo. Oni ellaboris en Ŝanĥajo planon por la venonta unua Kongreso, kiu laŭ decido okazu je 15. aŭgusto 1929 en Vladivostoko. Detala avizo estis antaŭpreparita por la Kongreso kaj komencitaj la paŝoj por ĝia praktika realigo.
Tri fundamentaj problemoj stariĝis nun antaŭ la Kongreso: 1. Batalo kontraŭ milito; 2. batalo kontraŭ rasaj antaŭjuĝoj kaj 3. batalo por malkaŝa ekzistado de l’ maldekstraj prof. unuiĝoj. Tiuj tri problemoj estis detale pritraktataj dum la pacifika kunveno de l’ prof. unuiĝoj.
La graveco de tiu Kongreso laŭ vidpunkto de l’ unuigo de l’ tutmonda lab. movado en batalo kontraŭ imperialismo estas grandega.
Vladivostokaj SAT-anoj.
ALIA «SAKKO-VANCETI»-AFERO EN USONO
La strikantoj de Gastonia antaŭ la tribunalo
La maljustega burĝa proceso kaj la fina kruela mortigo per elektro al K-doj Sakko kaj Vanceti vivas ankoraŭ freŝe en la memoro de la tutmonda Proletaro. Ilia senkulpeco evidentiĝis jam dum la multjara proceso. Kaj post ilia ekzekuto eĉ iuj «liberalaj» burĝoj sinriproĉe plorĝemis pro la mortkondamno. Estas fakto rekonata de ĉiuj, ke niaj K-doj devis morti pro siaj politikaj konvinkoj kaj ne pro la krimo intrige aljuĝita al ili. Krom multaj pruvoj pri la senkulpeco de K-doj Sakko kaj Vanceti elmontriĝis, ke profesia bandito faris tiun krimon, pro kiu niaj du revoluciuloj estis false akuzataj kaj juĝataj. Tiuj «liberalaj» ĝemploradoj,
[BILDO p.2 | 38,32,64,55] Grupfoto de strikantoj, viroj kaj virinoj, starantaj antaŭ konstruaĵo; tri virinoj en la unua vico estas markitaj per krucetoj.
Tri strikantinoj en Gastonia, liberigitaj per monpago de 5 mil dolaroj.
ŝajnigantaj simpation por la martiroj de la laboristaro, celas nur elreligi la akriĝantan klasbatalon sur la kampon oportunistan de la idiliaĉa interklasa paco.
Depost la ekzekuto al tiuj du K-doj la klasbatalanta proletaro usona estis multfoje sange elprovata. De tempo al tempo kruele murditaj klasbatalantoj kaj por longa tempo enkarcerigitaj K-doj altigas la nombron el martiroj de la kapitalista justeco kaj libereco usona. La eksterusonaj proletoj de la mondo estas tre false informitaj pri la «idilia interklasa paco» kaj porlaborista paradizo en Usono. La cetera mondo preskaŭ nenion scias pri niaj akregaj klasbataloj, pri niaj martiroj kaj pri la fakta usona justeco. La cetera mondo estas influata de l’ burĝa tendenco por luli sin en revoj pri la demokrata Usono, kie harmonio regas inter Kapitalo kaj Laboro. La usonaj gelaboristoj estas tre enviataj de la alilandaj proletoj pro siaj «altaj» salajroj, kaj efektive la usona proletaro trapasas sangajn batalojn pro subpremo, senlaboreco kaj mizeraj salajroj. La usona proletaro ricevis multege da maljustaj frapoj, pri kiuj la alilanda laboristaro tute nenion aŭ nur tre malmulton scias.
Nun nova frapo trafis nian batalon en Usono. La kapitalista justeco usona kreis alian Sakko-Vanceti-aferon. Dekkvin strikantaj laboristoj estas minacataj de la elektra seĝo. Nun ankaŭ la liberalaj ĝemkrioj forrestas. Tiuj demokrataj sinjoroj komencos vekrii pri la mortkondamnoj nur post kiam niaj K-doj estos jam ekzekutitaj. Ilia vekriado servos — kiel ĉiam — por trompe ŝajnigi simpation al niaj martiroj kaj per tio kvietigi la indignantajn laboristojn ribelemajn. Kontraŭ 25 teks-gelaboristoj strikantaj furiozas nun la usona tribunalo, en la urbeto Gastonia (ŝtato Norda-Karolino). Dekkvin K-doj estas akuzitaj pro mortigo, kaj 8 Gek-doj pro atako kaj konspiro kun celo mortigi.
Laborkondiĉoj de l’ sud-usonaj tekslaboristoj
Norda Karolino estas tre grava teksindustria centro kun ĉ. 400 teksfabrikoj. Tiu ĉi industrio nur antaŭ nelonge komencis movi sin el Nord-Usono suden al Norda Karolino kaj la ĉirkaŭantaj ŝtatoj. La sudo de Usono estas nia «Balkano», kie la prezo de laborforto estas multe pli malalta, ol en Norda Usono. La sudo de Usono estas grandparte katolika, religie influata, kie patriotismo, interrasa malamo kaj malscio ebligas la ekspluatadon al la gelaboristoj multe pli facile. Do estis tre profitige al la kapitalistoj transigi siajn fabrikojn suden. La sudo estas la nesto de Klu-Kluks-Klano, tiu faŝist-organizo, kaj aliaj fiorganizoj patriotaj kaj religiemaj, kiuj zorgis per teroro pri tio teni la sudan popolon en la ĝisnuna primitiva socia stato. Longa labortempo kun mizera salajro (60—70 kaj pli da laborhoroj semajne kun salajro da 12—18—20 dolaroj) ekzistas ĉie en la Sudo. Sen sinorganizo la malkontento de la laboristaro dronis en silentan murmuradon. En la norda ŝtato Masaĉuzets (Massachusetts) la tekslaboristoj estis pli batalemaj. Sekve iliaj laborkondiĉoj kaj salajroj estis ĉiam pli bonaj ol en la sudo. Tamen la strikoj de la nordaj tekslaboristoj ne ĉiam kontentige sukcesis, ĉar la nordaj fabrikestroj posedis ankaŭ la sudajn fabrikojn, kies gelaboristoj, sen klaskonscio, daŭrigis la laboradon por pli malalta salajro ol iliaj nordaj laborfratoj.
La du batal-frontoj
Sed fine ankaŭ la malkontento de suda tekslaboristaro eksplodis. La 7-an de aprilo ĉi-jare 2500 gelaboristoj de unu teksfabriko kuraĝis ekstriki. Por ektimigi la strikantajn gelaboristojn kaj la strikemulojn, la fabrikestroj devigis la lokan estraron venigi aliurbajn milicion, kavalerion, artilerion en Gastonion, ĉar laŭ ili la loka polico kaj la armitaj agentoj de la kompanio ne sufiĉis por protekti la fabrikojn. La urbo baldaŭ aspektis kvazaŭ estus ĝi en sieĝa stato. Sed la polico, la milicio kaj la armitaj agentoj-provokistoj de la fabrikkompanioj ne nur protektis la fabrikojn, sed prefere atakadis kruele la gestrikantojn.
La fabrikestroj posedas ankaŭ la plej grandan parton de la urbo. Preskaŭ
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 527
neniu enloĝanto povas ekzisti sendepende de la kompanio. Komercistoj, gazetoj, kuracistoj, juristoj, instruistoj, pastroj havas propran intereson laŭdi kaj subteni la manovrojn de la fabrikestroj kontraŭ la strikantaro. Ili plej arde defendas la sklavigan sistemon de la grandkapitalistoj por sufoki la klasan batalemon de la proletaro. Multe da Gastoniaj gestrikantojn estis elloĝigitaj perforte; ili devas loĝi nun en tendoj. Multaj ankaŭ estis batataj ĝis vundiĝo. Spite la drastaj metodoj aplikataj kontraŭ la strikantaro, la striko disvastiĝis ankaŭ en aliaj teksfabrikoj de la Gastonia regiono. Internacia Ruĝa Helpo kaj Laborista Helpa Asocio rapidege kolektis kaj provizis la senloĝejajn kaj malsatantajn gelaboristojn per tendoj, nutraĵoj kaj vestaĵoj.
Foje iunokte la polico arestis la gardistojn de la oficejo kaj nutraĵmagazeno de la Laborista Helpa Asocio. Tuj post kiam la polico foriris kun la arestitoj, maskita bando atakis la domon kaj ruinigis ĝin ĝis la ternivelo. La banditoj difektis la nutraĵojn kaj ceterajn vivbezonaĵojn, kiuj estis poste disĵetataj sur multaj stratoj. Nature la polico nenion vidis, kvankam la atako okazis vere sub ilia nazo. (Finota.)
Kompilis K-do Bonesper R. (29) laŭ decido de la Novjorka SAT-anaro.
LABORISTA KONDIĈARO EN AŬSTRIO
Pri la sorto de l’ proletaro en Aŭstrio ankoraŭ ne multo estas skribita en «S-ulo». Ĉar mia interno jam estas sufiĉe plena da impresoj el la glora vivo de l’ aŭstria proletaro, mi verkis sekvantajn liniojn, por ke miaj gefratoj en malproksimo ne pensu, ke en nia lando regas reala libero aŭ malekzistas diferencoj inter la homoj.
Iutage mi demandis esp-istinon pri ŝia vivostato. Ŝi respondis: «Mi ĝojus, se la transloĝiĝo estus pasinta.» Ŝi rakontis al mi malagrablajn familiajn aferojn, sed krome sciigis min, ke ili pagos por la loĝejo en Vieno pli ol 1000 ŝilingojn (150 dol.), nur por ke ili ĝin ricevu. 400 ŝil. (= 60 dol.) ricevos la dommastro, 600 ŝ. (= 90 dol.) la luanto, kiu rezignas je favoro al la enloĝonto. Sed la mastro kaj iu ajn alia persono nenion devos scii pri tio. Kiam mi tion ekaŭdis, mi vere ĉagreniĝis, ĉar mi konstatis, ke unu proleto al alia vendas kaŝe kaj aĉetas loĝejojn; tiel malinde oni forelspezas la malfacile elŝparitajn monerojn. Sed tion nur povas fari profesiistoj, kiuj enspezas iom pli ol helplaboristoj. Senlaboruloj eĉ ne povas pensi pri tia negoco maldeca. Proletoj, kiuj malmulte laborakiras kaj loĝas en urbo, ofte devas, se ili nove geedziĝis, loĝi ĉe la gepatroj, kiuj mem nur havas ĉambron kaj kuirejon. Tiel ili elŝparadas al si fine bezonatan monon por aĉeti meblojn, ĉar al la gepatroj ne necesas pagi lukotizon.
Karaj loĝejoj…
Cetere nov-geedziĝintoj kutime ne tuj post la geedziĝa festo ricevas loĝejon. Nur post kelkaj jaroj tio povas okazi, ankaŭ nur tiam, kiam bonŝanca feliĉokazo ilin favoras. Ĉe ni la loĝproblemo ne estas tiel favora kiel en kelkaj aliaj landoj. Ofte proleta domo aŭ domaro estas tre malsekaj, sensunaj; precipe la malnov-konstruitaj domoj. Ili ankoraŭ estas sub la «luleĝo» (kiu malpermesas ŝanĝon de l’ luprezo), sed la domposedantoj tamen jaron post jaro plialtigas la lukotizon kaj renovigas je la kostoj de la luantoj la malnovajn domojn. Tio signifas, ke la lu-leĝo jaron post jaro estas ĉiam pli nuligata. Por la novkonstruitaj domoj la lu-leĝo estas jam tute senvalidigita, kaj la domposedantoj laŭvole povas postuli loĝkotizon. Oni tre ofte postulas por kuirejo kaj dormoĉambro monate 50—60 ŝil. (7,5—9 dol.). Nur tiuj laboristoj povas lui tiajn loĝejojn, kiuj pli multe enspezas. Por helplaboristoj tiaj loĝejoj estas tro multekostaj, kaj senlaboruloj tute ne povas permesi al si similajn ejojn pro monmanko.
Mia esp. K-do ankaŭ loĝis en novkonstruita domo. La loĝejo konsistis el kuirejo kaj dormoĉambro, por kiuj li pagis 60 ŝil. Sed li estas helplaboristo, li enspezas monate 200 ŝ.: sekve la monstato ne permesis tiom da elspezoj por nura loĝado. Li devis rezigni je tiu loĝejo kaj esti ĝoja ricevi barakon konstruitan el ligno, kiu ekzistas ankoraŭ el glora militempo.
Mizeraj loĝejoj…
Tiuj barakoj havas bonan «avantaĝon», somere kiel vintre. Somere la ligno varmiĝas; la tutaj ejoj fariĝas preskaŭ netolereblaj pro varmo, kaj vintre pro karbomanko oni povas preskaŭ frostmorti… Antaŭ nelonge mi vizitis tiun K-don; lia edzino okupis sin pri ĵusnaskita infaneto. Kiam mi eniris, terura varmego en la ĉambro akceptis min, kvankam la fenestroj estis malfermaj. La infaneto rapide spiretis; ĝia aspekto estis kompatinda. Mi menciis, ke tiaj loĝejoj estas tre malkonvenaj por infanoj. La edzino respondis: «Mi tial ja puŝigas la infanon al malferma fenestro. Sed ankaŭ tio ne ĉiam estas saniga por ĝi. Ĉar danĝeraj ventoj trablovas ofte la fenestrojn. Dum vintro estas nur varmo ioma, tiom longe kiom brulas fajro en la forno. Kiam la fajro estingiĝis, tuj estas akra malvarmego, kaj la infanoj dum la noktoj sufiĉe multe devas suferi. Dum la lasta vintro multaj homoj tute ne havis karbon kaj eĉ neniom ricevis, nur lignon, kiu tute ne varmigas la barakojn.»
Mi tiel rigardante la infaneton pripensis, kiel ĝia patro, la helplaboristo, kiu ĉiutage pene plenumas malpurajn laborojn, ne eĉ ricevas sufiĉe multe da salajro, por povi loĝi en higienaj kondiĉoj por patrino kaj infano.
Nun oni komencas kontraŭbatali tiun mizeron per simpla rimedo: produktante malpli da infanoj. Ankaŭ multaj ne geedziĝas. Sed kiu restas fraŭla, ne rajtas postuli ĉambron laŭ la lu-leĝo, kiu ĝis nun tre bone estas atentata. Kiam mi postulis ĉambron, oni ne donis al mi kiel fraŭlo, kvankam la tegmento de l’ postulita ĉambro estis difektita, la planko malbona, la muroj malsekaj, resume ĝi estis pli malbona ol barakoloĝejo. Poste ĝin ricevis familio kun du infanoj, por ke la pulmsanigejoj pli pleniĝu…
Socialista kaj eklezia konstruado
Tio okazas, spite tio, ke la socialista partio konstruadas en Vieno kaj ankaŭ en nia urbo (St. Pölten)…, pro la antaŭmilitaj pekoj de burĝaj dommoŝtoj. Ili ofte konstruis bestejojn kaj enloĝigis laboristojn por tiel elsuĉi sanggutojn restantajn ekster la laborejoj. Krome ĉiuokaze la «nigra reakcio» malhelpas la konstruadon. Nun ĉe ni oni konstruas laboristajn domojn por familioj; la laboristoj estas subtenataj de multaj bankoj. Sed la avantaĝo ofte por proletoj ne estas granda. Tial ili inter si mem fondas societojn kaj el propra forto starigas domon post domo.
Nia urbo estas nun en evolua stato. La loĝantaro plimultiĝas. Tion tre serioze observis la Eklezio, kaj antaŭ unu jaro oni bezonis novan preĝejon por niaj ŝafoj. Inter ili estis iuj, kiuj aktive partoprenis al tiu konstruado per mono kaj laborforto. Certe tiaj kunlaborintoj — ankaŭ laboristoj — havas sufiĉe belan loĝejon. Por tiaj homoj la batalo estas finita…
La Eklezio forprenas en honta maniero de plej malbone vivantaj proletoj la monon, eĉ de tiaj, kiuj ne estas eklezianoj. La ŝtato ja protektas la Eklezion kaj zorgas per imposto pri la monricevo por ĝi. La Eklezio dankeme siaparte zorgas pri disvastigo de la «spirita bono». El samspecaj homoj grupiĝas ankaŭ la t. n. hejmland-defendantoj (pri kiuj oni detale skribis en n-o 251 de «S-ulo»).
Kaj la faŝistoj atakas…
Pri ilia lasta freŝdata malbonago tamen estu mallonge diritaj kelkaj vortoj: Okaze de dekjara socialdemokrata parti-ekzisto en St. Lorencen (Lorenzen) en Stirio oni okazigis kunvenon. La hejmland-defendantoj pli malfrue anoncis kontraŭ-manifestacion, sed poste oficiale ĉe la land-registaro nuligis ĝin. Fakte ili disvastigis flugfoliojn kun jena enhavo: La hejmland-defendantoj sieĝos la tutan Mürztal (= Mürz-valon) kaj avertas la gesinjorojn ne partopreni al socialdem. kunveno, ĉar fariĝos akra finkalkulo kun ili. — Vere la hejmland-defendantoj sieĝis la festplacon, sur kiu estis okazonta la socialdem. manifestacio, dum la socialdemokratoj fidantaj je la kontrakto kun la registaro tion ne priatentis. Ĉi lasta eksciante pri la ekago de la hejmland-defendantoj retenis la vagonarojn kun socialdemokratoj veturantaj al Lorencen. Pro la sieĝo sur la festplaco oni ŝanĝis la lokon de l’ kunveno, kiu okazis sur la ĉefplaco, kie ankaŭ oratoris socialista delegito. Subite de ĉiuj flankoj okazis la atakado de l’ faŝistoj, kiuj ne atendis trovi tiom da kontraŭstaro kaj vidi sin rebatataj. Tiam oni subite ekpafis; ek-
— pàgina 4 —
528 — SENNACIULO
estis vera milito. La faŝistoj uzis maŝinpafilon, kiun ili nokte estis starigintaj en arbaro. Ankaŭ ili disdonis pafilojn, pafis de sur preĝeja turo kaj korto al la laboristoj, same tiel embuske kiel dum mondmilito ofte agis la pastroj. En ĉiuj anguloj kaj stratoj okazis bataletoj, vunditoj ekkriis; oni forportis sangajn homojn. 300 respublik-defendantoj rebatis pli ol mil faŝistojn. Unu K-do estas mortpafita de la faŝistoj, naŭ grave vunditaj krome kalkuliĝas — el ili ok hejmland-defendantoj kaj unu respublikano. Ambaŭflanke estis cent pli malpli grave vunditaj, du trionoj el la vicoj de l’ ŝovinistoj. La tuta batalo daŭris unu horon, kiam alvenis fortaj ĝendarm-taĉmentoj kaj ĉesigis ĝin. La laboristaro, kvankam malpli forta, donis ĝustan respondon al la faŝistoj kaj restos preta defendi la lab. rajtojn per sia tuta forto ankaŭ plue, kiam la ŝovinistoj denove provokos…
SAT-ano 7658.
El vivo kaj agado de rusaj religiaj sektoj
1. ĈE LA BAPTISTOJ
Dum mia multjara partopreno en la baptista movado mi fine venis al la konkludo, ke la religio, eĉ plej moderna, estas grandega malvero kaj hipokrito. Estas konate, ke tia demokrata religio, kia estas la baptismo, allogas serĉantojn pri vero.
Per sekvantaj linioj mi volus memorigi al adeptoj de tiu doktrino malnovan veron, ke bonajn vortojn ne ĉiam akompanas bonaj agoj. Mi rakontu, kiel dolĉajn vortojn de dikredantoj ne konformas iliaj agoj.
En USSR la baptismo ekzistas pli ol 50 jarojn. Dum cara reĝimo la adeptoj estis persekutataj kaj havis reputacion de revolucianoj. Dank’ al tio post la Oktobra Revolucio en 1917 la baptistoj, kiel cetere ĉiuj sektanoj, tre sukcesis en varbado de anoj. Laboruloj precipe singarde devis rilati al baptistoj, pro ilia malsincereco, kiu aperis reliefe en la demando pri militservo. Dank’ al tio la sovetia proletaro juste malamis ilin.
Militservo. Dum la cara registaro la baptistoj agnoskis neceson de l’ militservo. Sed en 1920 kaj 1923 ili decidis per tutrusiaj konferencoj nei la militservon en la Ruĝa armeo. En tiu tempo Sovetio turmentiĝis en rondo de interven-militaristoj. Soldatoj treege necesis, sed la baptistoj demonstracie rifuzis servi kaj agitadis kontraŭ la militservo. Malgraŭ manko da soldatoj la registaro ne persekutis la baptistojn kaj eĉ dekretis ne preni efektivajn baptistojn por militservo.
La esenco de ilia hipokrito estas en tio, ke ili servis iam en la cara armeo, ankaŭ en armeoj de Kolĉak, Denikin, Vrangel, Judeniĉ k. c., unuvorte, en la armeoj, kiuj batalis kontraŭ la proleta revolucio. La baptistoj estas gvidataj de apartaj personoj ne-samspecaj kun la ĝenerala amaso da baptistoj. La gvidantoj plejparte estas iamaj burĝoj, fabrikantoj, komercistoj, anoj de kontraŭkomunisma partio, do en vilaĝoj t. n. «kulakoj» (vilaĝaj ekspluatistoj). Ĉe tia konsisto estas nature, ke ili estas furiozaj malamikoj de la soveta potenco, kiu senigis ilin je pasintaj privilegioj, je fabrikoj kaj kampoj. Tiel ankaŭ estas kompreneble, kial la baptistoj, dank’ al siaj gvidantoj, unuokaze praktike subtenas la militservon, sed aliokaze forrifuzas ĝin. Ĉi tie kaj tie efikas la politik-ekonomiaj kaŭzoj, sed ne religiaj konvinkoj.
Interesa situacio regas nuntempe. Ili en 1926 deklaris sian agnoskon de la militservo kaj decidis en kongreso per 201 kontraŭ 9 voĉoj servi en la Ruĝa armeo. Sed tio restis surpapera; fakte neleĝe kaj sekrete la predikistoj predikaĉas kontraŭ la militservo kaj konvinkas militservontojn, ne servi en la Ruĝa armeo. Mi mem persone spertis tion.
Elmontro de lojaleco. La baptistoj tre ŝatas laŭdi sin per sia «lojaleco» al Sovetio. En kongresoj kaj kunvenoj ili petas la dian benon (!) por la soveta registaro kaj sendas telegramojn al Kalinin kaj Rikov kun aserto pri sia lojaleco al la soveta ŝtato. Sed en la agoj aperas ilia kontraŭrevolucieco. Inter kontrabandistoj kaj ribel-incitantoj oni trovis ne malofte baptistgvidantojn.
For pek-organizoj! Tiel parolas baptistoj per siaj faroj, kvankam mem ili formale membras en iuj. En la profesia (sindikata) movado ili neniom partoprenas. Ankaŭ ne en aliaj asocioj kiel «Ruĝa Helpo», «Oso-Aviaĥim», «For nelegoscion!» k. a. Ĉar ili opinias, ke tiuj societoj estas elpensaĵoj de la diablo. Sed de siaj tribunoj ili anoncas, ke nur ili estas progresemaj homoj en la lando, ke nur ili estas veraj helpantoj al ĉiu turmentato kaj mizerulo, ke nur ili povas batali sukcese kontraŭ alkoholo, ke ili estas rajtigitaj de dio mem savi la homaron el la peka marĉo. Sed ili mem timas ĵeti sin en tiun marĉon, por ne malpurigi sian blankan lanon. Se laŭ siaj vortoj ili ne povas partopreni la militorganizojn de kio kaj kiu malakcelas ilin labori en pacaj
TRAVIVAĴO
Dimanĉo estas, dimanĉo sunplenigata kaj serena. Sur la ĉielo ne estas unu nubeto, kaj oni ankaŭ ne sentas bloveton de l’ vento. La birdoj kantas tiel ĝoje kaj gaje, ke mi streĉe devas teni min, por ne kunekkanti.
Mi veturas en vagonaro, kiu estas ege plenigita de homoj, kiuj, same kiel mi, sopiras post sestaga laborsemajno travivi unu tagon en la saniga, freŝa kaj bela naturo. Junaj kaj maljunaj homoj, viroj kaj virinoj estas, kiuj kantante kaj babilante veturas el la «ŝtonamasoj» de la urboj en la altan kaj verdan arbaron.
Miaj okuloj rigardas observante ĉirkaŭen kaj subite mi ekvidas vid-al-vide de mi virinon, vestitan per nigra jupo, kiu kovras la korpon de la ŝultroj ĝis la maleoloj. Sur la kapo ŝi portas kufeton, kiu montras al mi, ke ŝi estas monaĥino. Eĉ la manoj estas vestitaj per nigraj gantoj, kaj la bruston ornamas granda ora kruco, signifanta, ke ŝi estas religiema, dikredanta. Mi rigardas la vizaĝon; ĝi estas pala, asketa. La okuloj estas senbrilaj, la lipoj kunpremitaj kaj ĉirkaŭ la buŝo, je ambaŭ flankoj, estas profundaj sulkoj. —
Mi meditas pri vivo en monaĥinejo kaj komparas ĝin kun vivo en malliberejo. Baldaŭ mi trovas, ke inter ambaŭ institucioj ne estas granda, rimarkinda diferenco. En ambaŭ ejoj la viktimoj estas superregataj de ideologioj, kiuj devigas ilin, fari ĉion, nelibervole. Fantazie mi vidas promeni la monaĥinojn en malluma, de altaj muroj ĉirkaŭata korto, unu post la alia, kaj ĉiuj murmurantaj preĝojn. La saman bildon mi vidas en malliberejo, tie ĉi eĉ atentas kontrolisto, por ke la malliberuloj ne murmuru unu kun la alia. Mi vidas en monaĥinejo malgrandajn, malvastajn ĉelojn, en kiuj dumtage kaj dumnokte devas loĝi la monaĥinoj kaj la saman bildon mi ekvidas en malliberejo. Tie ĉi la malfeliĉaj homoj ankaŭ devas loĝaĉi en ĉeloj, disigitaj unu de alia. Longe mi ankoraŭ meditadas pri tiu problemo — — —
Sed subite mi aŭdas kanton, freŝan, helan, belvoĉan. Kaj ree rigardas miaj okuloj kaj ekvidas du junajn, ruĝvangajn knabinojn, kiuj staras malantaŭe en la vagono kaj, ĝojaj kiel la kantantaj birdoj ekstere, kantas siajn freŝajn, junecajn kantojn. Ambaŭ estas vestitaj per helaj, koloraj vestoj, kiuj libere lasas la brakojn, nukon kaj pecon de l’ brusto, por ke la sunradioj ankaŭ povu atingi tiujn partojn de l’ korpo. La vizaĝoj jam estas tre brunigitaj kaj el ili, kvazaŭ estus steloj, radias paroj de helaj, flamantaj okuloj. Sur la dorsoj ambaŭ havas dorsosakojn, kiuj entenas la provizon por tuttaga migrado, kaj en saketoj ili kunportas gitarojn, por ke ili poste povu ludi, kiam la vagonaro estos alportinta ilin al la celo.
«Kia kontrastego!» mi ekpensas, komparante la vivkoncepton de la monaĥino kun tiu de la ambaŭ junulinoj. Jen du reprezentantoj de du diversaj, tute ekstremaj opinioj! Jen la vivo-neado kaj jen la plena vivo-jesado; jen la malhela, asketa kaj religiema vivo inter monaĥinejaj muroj kaj jen la ĝoja, libera, sunplenigita vivo en bela, freŝa, saniga naturo! Mi komparas kaj komparas, kaj ju pli mi tion faras, despli mi sentas, ke via vivkoncepto, junaj inoj, estas la plej ĝusta kaj certe kondukos la homojn al pli ĝoja kaj pli vivinda vivo! Vi ekkonis, ke religiaj dogmoj kaj terminoj ne helpas el korpa kaj spirita mizero, ke ne monaĥineja izoleco kaj mondfremdeco kondukos al pli bela vivo, sed ke libera, natura pensmaniero, plektiĝanta kun la principoj de l’ socialismo, liberigos definitive la homojn! Vi, kaj kun vi ankoraŭ multegaj
— pàgina 5 —
SENNACIULO 529
organizoj? Ilin akcelas [?] nur la plej forta malamo al Soveta Ŝtato kaj ĝiaj entreprenoj. Ilin akcelas [?] s-roj Ford, Morgan, Rokfeler, Lojd Ĝorĝ, kiuj estas famaj baptistoj kaj kiuj per mono subtenas la rusajn baptistojn.
Spite sovetaj kooperativoj, terkulturaj komunumoj ktp. la baptistoj aranĝas siajn proprajn «sanktajn» laboristkompaniojn, kooperativojn k. a. Ordinare la gvidadon de tiuj ekonomiaj federacioj havas en manoj la samaj personoj, kiuj gvidas en religiaj komunumoj. Per tio ili akiras monajn kaj aliajn rimedojn.
Pekoj de savitoj el peko. La baptisto neordinare insiste predikas, ke sole la evangelio plene savas homon de pekoj kaj malpieco. Sin ili opinias de dio savitaj. Necesus pensi, ke mem la predikistoj devas per sia vivo pruvi la savoforton de l’ evangelio. Sed fakte ilia socia kaj persona vivo estas trasorbita de komandemo, gloramo, malĉasto, monavido ktp. Malgraŭ ke ili reklamas tre forte ĝuojn de la transmonda paradizo kaj proponas rifuzi terajn feliĉojn, mem ili ne malakceptas utiligi la pekajn feliĉaĵojn. Ĉiu penas konstrui sian vivaĉon tiel, kvazaŭ li vivus eterne en tiu ĉi mondo. Se oni rigardas ilian vivon, neniu povas pensi, ke tiuj homoj kredas je la paradizo. Vere la Revolucio iom malplenigis multajn poŝojn de tiaj personoj, sed ili nun komencis ree riĉiĝi, evidente senreviĝinte de la espero je transa paradizo. Ceterajn malriĉajn baptistojn ili konsolas per la ĉiela regno. La baptistoj ankaŭ tre laŭdas sian demokratecon bazante sin sur vortoj: «Kiu volas esti la unua, estu lasta!» Sed efektive la gvidantoj, eĉ per korpofortoj iafoje, interbatalas pro la postenoj. Tia estas la vera fizionomio de la baptistoj laŭ sia dorsa flanko. Tiu flanko estas sekreta kaj la baptistoj mem ĝin zorge kaŝas, montrante nur brile purigitan flankon. Sed tiel mi vidis la vivon de la baptistoj, inter kiuj mi mem vivis dum longa tempo. Tial mia alvoko: «Rapide for de ili!»
Eks-baptisto M e l s i t o v.
2. ĈE LA DUĤOBOROJ EN KANADO
La Duĥoboroj (laŭvorte: pioniroj de l’ spirito) formis origine religian sekton en suda Rusio kaj praktikis la kristanan anarkismon. Ili rifuzis militservi kaj tial kelkaj el ili estis kondamnataj je vivbruligo depost 1792. Tiu juĝo estis transformata en deportadon al Siberio. Dum la tuta lasta jarcento la carismo persekutis ilin kun sovaĝeco. En 1893 ili decidis ne plu trinki alkoholaĵojn, en 1894 ili libervole disdonis ĉiujn siajn propraĵojn. Fine ili ricevis la permeson elmigri en Kanadon. Tolstoj donis la profiton el sia libro «Reviviĝo» al la Duĥoboroj, kio permesis al 7000 inter ili elmigri Amerikon. Aliparte anglaj kvakeroj kaj multaj aliaj konsentis al ili helpon. —
Nuntempe la Duĥoboroj forprenas siajn infanojn el la publikaj lernejoj. Tial la registaro en Kanado procedas kontraŭ ili per plej bruta konduto. Ĝi sendis policanojn en iliajn vilaĝojn kaj arestis multajn adeptojn, enpenetris la kunvenejojn, frapis per bastonoj, piedpremis, ĵetis larm-gasbombojn, kvankam ne okazis plej malgranda kontraŭstaro fare de la Duĥoboroj.
Tiel ankaŭ en sia nova «patrio» tiu pacifista sekto ne trovas trankvilon kaj pacon.
Resumo laŭ «Gazetservo de Internacia Kontraŭmilitarista Komisiono».
Laboristaj rajtoj en Danio
Sep laboristoj estis akuzataj, ĉar ili forportis strikrompanton el ŝtonetajminejo, kie regis striko. Ĉe la landa juĝejo (suba) ili estis kondamnataj je po 30- kaj 15-taga malliberigo. Tiun juĝon la supera tribunalo akrigis ĝis 60 kaj 30 tagoj.
La juĝo vekis grandan koleron inter laboristaj rondoj, kaj tuta vico da profesiaj unuiĝoj decidis laŭ instigo de l’ Ruĝa Helpo akrajn protestrezoluciojn kontraŭ la juĝo kaj postulis amnestion por la kondamnitoj.
En tiu momento la prezidanto de l’ Unuiĝo de danaj neprofesiaj laboristoj sendis al ĉiu el la kondamnitoj skribaĵon kun instigo havigi de la urbestraro, la «labordonantoj» ktp. atestojn, ke ili estas honestuloj, kaj provizite per tio serĉi pardonon. Kvin el la juĝitoj petis pardonon de la klasa socio, ĉar ili agis kontraŭ la leĝaro de la supera klaso. Ili ricevis pardonon, kondiĉe ke ili dum kvin jaroj ne ĝenu strikrompantojn.
Du viroj ne volis peti pardonon. Unu el ili nuntempe ne estas en Danio, sed la alia jam estas malliberigita por akcepti sian punon. Dum lia malliberigo la dana IRH-sekcio (kiu havas 2500 anojn) subtenas lian familion.
Venis al Danio pola laboristo Belman, kiu partoprenis la ukrainian Gromadamovadon kaj tial devis forkuri por ne perdi la vivon. La Ruĝa Helpo tuj zorgis pri li kaj serĉis ĉe la registaro permeson, ke li restu tie. Sed la registaro malaprobis la peton, kvankam la Ruĝa Helpo promesis zorgi pri la financa flanko de la afero. — Do, azilrajto ne plu ekzistas en Danio.
* * *
Unu el la tre konataj socialistoj en Danio, la kuracisto J. H. L e u n b a c h, Kopenhago, (kiu aktivas en la Internacia Ligo por Seksreformoj), diris al mi, ke li jam delonge pripensis SAT-aniĝi. Ĵus li estis en Sovetio kaj tie ricevis tiel grandan helpon de la tieaj esp-istoj, ke li decidis nun SAT-aniĝi. Leunbach ĝuas famon en Danio pro siaj paroladoj pri nasklimigo en lab. familio. Li ankaŭ estas socialista verkisto kaj estis redaktoro de iama dana «Clarté» (gazeto: «Klareco»).
H. N i e l s e n (11 082), Odense.
aliaj junaj homoj, unuigitaj en la socialistaj kaj komunistaj junular-organizoj, forĵetis la burĝajn kaj filistrajn vivokutimojn kaj turnis vin al nova, libera kaj pli valora vivo! Vi, per via nova aranĝado de l’ vivo, kreas vere novan kulturon, la kulturon de la novaj homoj, de socialistaj, revoluciemaj homoj! Kaj en tiu ĉi momento la linio de nia bela, junulara kanto ricevis tute distingan signifon por mi: «Novan tempon kreas ni . . .» — —
Jes, junularaj Gek-doj de l’ tutmondo, ni estu veraj novaj homoj, n i k r e u n o v a n, n o v a n t e m p o n !
F r i t z R i e d e l, Giessen.
GRANDAJ INFANOJ
Vendrede (en tago fiksita por okupoj al la gelernantoj) vespere ĉiuj gerondetanoj decidis ekskursi al la flanko de «Tomaŝev kolok» (belega ĉirkaŭaĵo!). La dimanĉon (en pasinta monato) je la 9-a horo estis kunvenintaj 15 personoj. Duonhoron ni ariĝintoj okupis nin pri ekspozicio en la klubo je nomo de «Revolucio de 1905» okaze de la tutfervoja konferenco de kulturkomisionoj ĉe lokaj komitatoj de profunuiĝoj (sindikatoj). Poste ni direktis nin eksterurben per tramvagono. De tiu loko ni ekpaŝis gajaj, kiel «grandaj infanoj», kantante diversajn esperantajn kantojn, kaj tiel kriegis, ke mi dum kelkaj minutoj ne povis distingi, ĉu kantas homoj aŭ blekegas bestoj.
Marŝante tra herbejoj de loko al loko ni ludis pilkon, gitaron, akirante per kurado fortajn muskolojn por la korpo. Veninte al «Tomaŝev kolok» ĉiuj ekdeziris ripozi, kaj post kelkaj minutoj oni ekmanĝis kaj ekkantis diversvoĉe. Akvo forestis, tial por kelkaj Gek-doj, amatoroj de kantado, estiĝis demando, kiun oni povus sendi por preni akvon. Tio estis malbona flanko de la afero, ĉar oni ja ne povis dekutimiĝi de la trinkado.
Sed kompreneble «grandaj geinfanoj» forgesinte longan tempon pri la akva demando, ludadis, ĝis iu K-do kvazaŭ hazarde alportis akvon kaj ekkriis: «Kiu volas trinki?» La ludintoj forlasis la ludadon kaj kuris rapide al la vokinto.
Post plenumita horo ni — grandaj infanoj — laciĝintaj revenis al la hejmo. La ekskurso nin ĉiujn kontentigis.
F l a t k u k o, Samara (Sovetio).
[REKLAMO p.5] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. La konata aŭtorino donas per tiuj ĉi pensigaj kaj emociaj rakontoj el laborista vivo bonegan legaĵon al niaj geknaboj kaj gejunuloj. Sed ankaŭ plenkreskuloj ĝuos la legadon de tiu bela rakontaro; niaj K-doj precipe ŝatos la fluan lingvon, la belan stilon, la facilan legeblecon. Aĉetu kaj legu! Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
— pàgina 6 —
530 SENNACIULO
TRIUMFO DE LA TEKNIKO
Dum tempo de 20 tagoj 4 horoj 13 minutoj la aerŝipo «Graf Zeppelin» (Grafo Cepelin) kun la numero 127 (t. e. la 127-a de sia speco) plenumis la flugvojaĝon ĉirkaŭ la Mondo! Ĝi traflugis en kvar etapoj pli ol 33 mil kilometrojn. Per la regulaj transport-komunikiloj mondvojaĝanto bezonus almenaŭ 33 tagojn, trapasante 31 800 km. La flugo efektiviĝis sen ia akcidento kaj sen devojiĝo, krom tiu eldevigita per la atmosferaj fluoj, ventegoj ktp. Ĉiam kontaktiĝinte kun radio-stacioj, la ŝipego estis precize informita pri la meteorologia situacio en la zonoj trapasataj kaj trapasotaj kaj provis tiel lerte eviti la danĝerajn aerfluojn.
Tiu nova, unika rekordo, ŝuldata al scienco kaj tekniko, ne povas resti sen sekvoj por la reala pliproksimiĝo de la Homaro. La homoj jam sukcesis en longaj penadoj kovri la tutan terglobon per reto da interkomunikiloj, kiujn ili teknike sciis iom post iom disvolvi, pliperfektigi. La transportila rapideco plialtiĝis. Pliraciiĝis la eluzo de l’ kosmaj energioj. La vaporforton komencis anstataŭi la elektromotoroj. La homa spirito triumfas pli kaj pli super la Naturo, aplikante la sciencajn inventojn al la vivo. Fakte tiu mirinda mond-ĉirkaŭflugo de l’ Cepelin-aergiganto estas nur unu brila punkto en la evoluaj fazoj de l’ homaj konkiroj: Plimalvastiĝas la spaco, pli dense interalproksimiĝas la homloĝantoj — plisentiĝos sekve ankaŭ la bezono al komuna interkomprenilo . . .
Bedaŭrinde tiu ĉi aerŝipego kiel ĉiuj inventoj de scienco kaj tekniko kaŝas en si minacon: En la okazo de interhomaj militegoj ĝi estos je la servo de l’ militestroj . . . Tamen tiu ĝia rolo ŝanĝiĝos en la momento, kiam la laborista klaso komprenos ekposedi la potencon kaj zorgos pri tio, ke tiaj gigant-aerŝipegoj same kiel ĉiuj artefaritaĵoj de l’ homa racio servu unusole al la homara progreso . . .
* * *
Kiam ni jam estis skribintaj la suprajn liniojn, atingis nin la sciigo pri nova,
[BILDO p.6 | 38,20,65,47] Foto de la aerŝipo «Graf Zeppelin» surtere, kun homamaso ĉirkaŭe; sub ĝi la subskribo: Post la transflugo de l’ Pacifiko en Los Angeles
alispeca aerfluga rekordo; rekordo en atingo de plej eble granda rapideco. Same kiel la supra, tiu rapidflugo de l’ brita aviadisto Ŭaghorn (Waghorn), kiu flugis per meza hora rapideco de 534 kilometroj 588 m., meritas esti enregistrata kiel admirinda atingo de l’ tekniko. Dum kelkaj momentoj tiu ĉi juna aviadisto atingis eĉ la meteoran rapidecon de 570 km.
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
Pri la historio de l’ himno «La Internacio»
(2-a daŭrigo)
Malgraŭ tio, L a I n t e r n a c i o malmulte impresis la legantojn. La artikoloj dediĉitaj sekvantan tagon post lia morto al Potje de la socialista gazetaro, ne aludas pri ĝi. En januaro 1888, P. Argiriades (Argyriadès), skribante broŝuron dudekkvar-paĝan pri la poeto de la Komuno, niatempe malaperintan, citas inter liaj verkoj: L a K v a r a Ŝ t a t o, L a K o m u n o p a s i s t i e, K i u ĝ i n v e n ĝ o s ? L a m a l s u p r e n i r o d e l’ K r u c o, M o l o ĥ o B a a l, ktp. . . .; li ne mencias L a I n t e r n a c i o-n.
Kiel ĝi elpaŝis el la mallumo?
En 1888, la Lil-a sekcio de l’ Laborista Partio organizis ĥorkantadon, kiu havis kiel titolon L a L i r o d e l’ l a b o r i s t o j. Ĝi prezentis la kantojn demokratajn kaj pli malpli socialistajn de l’ epoko, ankaŭ lokajn melodiojn. Gustavo Delori (Delory), la organizanto de l’ Partio en tiu regiono, la estonta urbestro kaj deputito de Lil (Lille), volante trovi kanton pli konforman al la propagando, trafoliumis la kolekton de K a n t o j r e v o l u c i a j de Potje, aperintan depost kelkaj monatoj, kaj rimarkis aparte tiun, kiu estis titolita L a I n t e r n a c i o.
Sed oni devis ĝin muzikigi. Delori, prezentante al Petro Degeter (De Geyter) la strofojn, demandas lin, ĉu li, kiu komponas melodiojn okaze, ne povus komponi al la versoj de l’ poeto ritmon adekvatan kaj sufiĉe entuziasmigan. Tri tagojn poste la muziko estis farita.
La unua eldono farita en 6000 ekzempleroj, aperis ĉe s-ro Boldodük (Boldoduc), kiu eldonis ĉiujn produktojn de Petro Degeter. Estis konsentite, ke la nomo de l’ aŭtoro ne estu antaŭata de l’ antaŭnomo, por ke kiel fabriklaboristo li ne estu tro komplete montrita kaj ne bezonu timi perdi sian panakiron.
Ĝuste tiu manko de antaŭnomo sur la unua eldono ebligis la debaton, kiu okazis kelkajn jarojn poste pri tiu ĉi punkto; el du fratoj Degeter, Adolfo kaj Petro, kiu estas la aŭtoro?
Kvankam G. Delori asertis, sufiĉe prokraste cetere, ke estas Adolfo, kiu, oficisto ĉe la urbdomo, apartenis al ĝia administrado, hodiaŭ ne plu estas dube, ke estas Petro.
En 1903, Petro Degeter vizitas Johanon-Baptiston Kleman (Clément), kiu estis post forlaso de l’ Ardenoj kaj loĝiĝo en Parizo depost kvar aŭ kvin jaroj, malferminta en Monmartr’ (Montmartre) malgrandan librejon de socialista propagando kaj publikigis novan eldonon de l’ I n t e r n a c i o. Sur la kovrilo estis signita la nomo de Adolfo. Petro Degeter protestas kaj sekvantan tagon alportas al Kleman la originalan manuskripton, aŭtentikan, de la muziko, laŭ kiu estis farita la eldono de 1888.
La eraro reĝustiĝas.
Dimanĉon 27. decembro 1903, L a M a l g r a n d a R e s p u b l i k o (fr.: La Petite République, de Gérault-Richard)
Kiam fine unuecigo de l’ alfabetoj?
En nuna tempo estas farata granda klopodo por enkonduki novan latinan alfabeton ĉe multaj popoloj, loĝantaj en Sovetio. La eksterordinara graveco kaj ega kultura signifo de tiu ĉi klopodado estas kompreneblaj por ĉiu. Intertempe ni mem en Sovetio daŭrigas uzi «kirilicon», la Kirilan alfabeton, enkondukitan de Petro I, — kombinaĵo el slava kaj latina alfabeto. Kaj tio okazas samtempe, kiam preskaŭ la tuta kultura mondo uzas latinan alfabeton! Kompreneble, ke tiu malnova aparta alfabeto nur plimalfaciligas nian politikan kaj kulturan interligon kun aliaj landoj. K-do K—ĉek J—ski (Moskvo) starigas la demandon, ĉu ne alvenis tempo por ni pripensi pri transiro al la latina ŝrifto (litertiparo):
«En nia sovetia gazetaro kelkfoje oni jam starigis la demandon pri finfina akcepto ĉe ni de internacia latina alfabeto. Sed, pro iuj kaŭzoj, senrezulte. Ni nun multe parolas pri ekonomio, sed ni ne konsideras, ke enkondukante pli ekonomian latinan ŝrifton ni ŝparos ne malmulte da mono en kompostado kaj papero. Post la transiro de nia slava-latina alfabeto al pli simpla latina ŝrifto, uzata preskaŭ sur la tuta terglobo — nia gazetaro trovos novan amason da novaj legantoj. Speciala ŝrifto servas kiel granda barilo por disvastigo de rusa gazetaro eksterlande. Ŝajnas, ke nia «kirilico», kreita ankoraŭ dum epoko de Petro I, ekzistas kvazaŭ speciale nur tiucele, por fari baraĵon por nia lando de cetera mondo.»
Tiu artikoleto aperis en la ĉeforgano de sovetia kompartio «Pravda». Ni plene subtenas la iniciaton pri akcepto de l’ latina universala alfabeto en Sovetio. Tio nur pliproksimigos Sovetion al la tutmonda gelaboristaro. S n.
[REKLAMO p.6] K. MARKS kaj FR. ENGELS — La Komunista Manifesto — Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo. Prezo: 0.60 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27
— pàgina 7 —
SENNACIULO 531
aperigas ĉe frunto de siaj kolonoj sub la nomsigno de Ludoviko Lüme (Lumet) biografion de Petro Degeter, donas lian portreton kaj memorigas, en kiuj kondiĉoj li verkis la muzikon al la himno de Potje. Neniu leviĝas kontraŭ la atribuo al ĉi lasta de l’ muzika verko; nek Adolfo, nek Delori, nek iu socialisto el Lil, neniu.
Ses semajnojn pli malfrue la Belga Laborista Partio organizas feston je la honoro de L a I n t e r n a c i o ; Petro Degeter estas invitita kaj partoprenas kiel aŭtoro de la muziko. L a P o p o l o (Le Peuple) en Bruselo, L a M a l g r a n d a R e s p u b l i k o (Parizo), L a V e k i ĝ o d e l’ N o r d o (Le Réveil du Nord, Lil) priparolas ĝin. Kiu protestas? Kiu kontraŭdiras pro la honorigoj farataj al Petro Degeter? Neniu.
Pli vere, Adolfo Degeter skribis, la 27-an de aprilo 1915, en letero: «Mi neniam verkis muzikaĵon, ankoraŭ malpli L a I n t e r n a c i o-n.»
Male, Petro Degeter, kiel ni indikas iom pli malsupre, dediĉis fervore sin al la muziko kaj kulturis ankaŭ la kantarton: kaj la Nacia Biblioteko posedas eldonitajn sur folio kelkajn el liaj strofoj¹.
¹ Diversaj verkoj de Petro Degeter, Lil, presejo de G. Delori 1893—1895.
Fine la tribunaloj komisiitaj pri la afero estis alvokataj por decidi kaj, post proceso, kiu ne daŭris malpli ol dekok jarojn, la Apelacia Korto de Parizo per dekreto de 23-a de novembro 1922, proklamas solene, «ke Petro Degeter estas la aŭtoro de l’ muziko al L a I n t e r n a c i o.»
[BILDO p.7 | 36,15,61,37] Foto de Petro Degeter staranta sur ŝtupoj de ŝtona ŝtuparo antaŭ domo; sub ĝi la subskribo: Petro Degeter (De Geyter) komponisto de «La Internacio»
La afero estas solvita. (Daŭrigota.)
A l e k s a n d r o Z é v a è s. Trad. N. B.
l’ reganta kapitalista klaso samkiel «naciaj interesoj» estas farisea preteksto kaj ŝirmilo por sangverŝema naciista burĝaro — ambaŭ motivoj elpensitaj por trompi la Proletaron.
Ni aŭdas, ke oni volas solvi la problemon pri troloĝateco per novmaltuzianismo — vola limigo de l’ naskiĝoj kaj eŭgenikaj metodoj. Sed en nuntempaj kondiĉoj la novmaltuzianismo ne povas doni efikajn plibonigajn kuracilojn al la Proletaro. La subjektivaj kondiĉoj de l’ troloĝateco tamen ne pereos, ĉar tipo de naiveco estus kredi, ke pro malmulteco da homoj kapitalistaj rondoj ĉesus militi — speciale je la lasta tempo, kiam modernajn «raciigitajn» militilojn povas priservi nur malgranda «personaro». Kompreneble la kapitalistoj same daŭrigos eksplutadon, ne konsiderante pri nombro da popolo. Estas nur etburĝeca utopismo prediki, ke je tempo de ekzistanta kapitalista socipolitiko la eŭgenikaj reformoj povus savi la proletaron el ĝia mizera vegetado, kiam ĉiu nova mondmilito «alproduktas» legiojn da kripligitoj kaj degenerintoj.
Sed tia anarkia stato — militoj, necelkonforma aplikado kaj eluzo de energio kaj produktoj, sekvigantaj la «artefaritajn» kondiĉojn de l’ troloĝateco, ne forestos, ĝis ne estos forigita ilia interna kaŭzo — la kapitalista sociordo . . .
Nur post kiam la burĝ-kapitalista ekonomi-sistemo kaj konsekvence la tuta politika kaj kultura superstrukturo socia estos ŝanĝitaj je proleta — ni povos sen ia hipokrita dusenceco paroli pri eŭgenikaj kaj maltuzianismaj skoloj kaj metodoj . . .
J u n p r o l e t o (Estonio).
DISKUTEJO
Pri la problemo de l’ troloĝateco de la mondo
En «S-ulo» n-o 249 mi legis artikolon priskribanta, kvazaŭ la mondo, almenaŭ iuj partoj de Eŭropo kaj Azio, ekzistus aŭ ekzistos en stato de l’ troloĝateco. Ripetadon de ĉi tiu fakto oni ofte aŭdas el buŝoj de «eminentuloj» de burĝkapitalista medio, ekzemple Musolini… La artikolo pritraktas ĉi tiun problemon kiel ian objektivan veraĵon kaj prezentas eĉ rimedojn por restarigi ekvilibron. Pritraktado, kiun ni ofte povas renkonti en multaj liberalulaj kaj etburĝaj gazetoj . . .
Tia difino pri ĉi tiu demando ŝajnis al mi iel unuflankeca kaj nekompleta. En la artikolo estas parolite pri sekvoj de trohompleneco — konfliktoj, militoj… Jes, ni povas konstati, ke plejmulto de l’ «civilizita» mondo jam suferas je kvazaŭaj simptomoj de troloĝateco: militoj, senlaboreco, manko da ekzistorimedoj al vastaj amasoj ktp. Sed ĉu vere ia ŝtato — ankaŭ Italio — jam suferas je trohompleneco? Mi riskas ne aserti tion, ĉar laŭ sciencaj esploroj o b j e k t i v a j k o n d i ĉ o j de l’ troloĝateco preskaŭ nenie devus esti — se la tero estus normale kulturata kaj la produktoj dece eluzataj.
Sed se la faktoj de kvazaŭa troloĝateco jam videbliĝas, pri tio ne kulpas tronaskiĝo de homoj, sed aliaj kaŭzoj de socia karaktero. Ŝajnas pli vere, ke tiujn kaŭzojn oni devas serĉi en la fundo de nia kapitalista soci-sistemo, ĝiaj politikaj kaj mastrumadaj metodoj . . .
Ĉiu konscia observulo rimarkas unue, kian anarkion en produktado kaj distribuado de l’ ekzistorimedoj kreis la kapitalista sistemo. La laborista klaso vere laboregas ŝvitante, sed tro grandan elcenton da ĝia penado havigas al si la parazita parto de la socio, la burĝkapitalista klaso kun siaj sociaj aldonaĵoj. Due, tro grandaj elcentoj da energio kaj forto de l’ laborularo estas aplikataj en regionojn por laborista klaso tute nenecesajn kaj ruinigajn. Kiel rezulte de ofensiva (ataka) politiko de kapitalismo oni daŭrigas alprodukti glavojn anstataŭ rikoltilojn . . . Ĉu ne ekzistas ia harmonio inter la faktoj, ke en blankteror-landoj (precipe Balkanaj kaj Baltaj ŝtatoj) elspezantaj grandan parton da sia ŝtata buĝeto (25—35 %) por armado, ni trovas ankaŭ plej mizerajn, ofte katastrofajn kondiĉojn de ekonomia vivo? Kaj nun oni aŭdas ofte nekonsciulojn aŭ ruzajn politikulojn plendi: la lando estas troloĝata — ni malsatadas; estas necese ĉu malpliigi la nombron da popolo aŭ pligrandigi la teritorion! . . .
Ne kredu tion, K-doj! La kapitalista soci-sistemo mem kreas la disproporcion en la socian vivon, sekvigante la s u b j e k t i v a j n k o n d i ĉ o j n de l’ troloĝateco por la laborista klaso. Se Musolini kaj iam Maltuso «malkovris», ke per militoj oni povus ekvilibrigi staton de trohomplenigita lando, ni asertas, ke kontraŭe milito, kreante staton de mizero kaj malsatado por vastaj amasoj, nur profundigas la subjektivajn kondiĉojn de l’ troloĝateco . . .
Plie, interligo inter troloĝateco kaj milito ne havas realan bazon. La aserto, ke milito venas sekve de troloĝateco, servas nur kiel «modesta» p r e t e k s t o por pravigi imperialistaĉan agadon de
Kiel solvi la antitezon?
Al la opinioj de K-do Elzaso kaj 7359 en n-oj 253/55 ni aldonu senkomente la jenan de sovetia K-do:
Ĉu etike de SAT-ana vidpunkto estas eble partopreni naciliberigan movadon? Ĉi tiun problemon necesas respondi tiel: Estas progresema kaj malprogresema nacia batalo kondukanta al internaciiĝo kaj — male — al naciiĝo pli forta. Nacia batalo estas diverskolora kaj ne konstanta, — tion instruas al ni la dialektika pensmaniero. Por tio specialaj partioj havas difinitan esprimon kaj SAT-anoj, subtenantaj difinitan tendencon, ne konsentos al trudo de neakceptebla por ili vidpunkto pri la problemo. Kaj finfine tiun problemon entute objektive ne estas eble solvi en SAT-ana limigiteco. Ĝi multe dependas de cirkonstancoj kaj rilatas al taktiko.
Tiun aŭ alian rilaton de apartaj SAT-anoj al la problemo ne devas tuŝi la Statuto de SAT. SAT ne estas partia kaj amasa organizo kaj certe tro difinitan idearon ĝi ne havas kaj ne povas havi, same ne specialan t a k t i k o n en klasbatalo.
La devo de SAT — esti ilo de tutmonda Proletaro, ilo tre lerta, racia kaj eventuala. Akran diskuton ĉirkaŭ tiu problemo necesas konsideri kaj forlasi.
V i k Z i m i n (6184).
— pàgina 8 —
532 SENNACIULO
SENNACIULA JUNULARA PAĜO
Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerhenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)
ATENTIGO!
De nun oni adresu ĉion destinitan por nia Paĝo al K-do A. Schwarz, Lerhenstrasse 14, N e c k a r s u l m (Germ.).
La Junulara Ripozdomo Ottendorf en la «Saksa Svisio»
Grandare supreniris en la matena fruo de l’ 11. aŭgusto laboristaj esperantistoj el ĉiuj landoj la supron de l’ Endlermonto, lokita ne malproksime de Sebnic (Sebnitz) en la malantaŭa Saksa Svisio. Sur ĝi la Societo de Saksaj Junular-ripozaj domoj (Amalienstr. 9, II, Dresden-A. 1) konstruigis la unuan junular-ripozan domon per la arkitekto Bärbig-Dresden. Ankoraŭ nepreta ĝi estas, sed tamen jam montras klare, kio fariĝos el ĝi post malmultaj semajnoj. Ĉar la longa malvarmega vintro ankaŭ ĉi tie efikis malhelpe.
[BILDO p.8 | 23,30,79,61] Foto de la junulara ripozdomo Ottendorf kun ĝia alta turo, vidata trans kampo, kun granda arbo antaŭe dekstre.
Mirinde bela simpla konstruo leviĝas malproksimen videbla sur la antaŭe dense arbkovrita montosupro. Atenteme la arkitekto ŝirmis ĉiun arbon iel konserveblan, tiel ke la Hejmo ne nude kaj kalve supreniĝas en la bluon de l’ ĉielo, sed en multaj anguloj preskaŭ kaŝiĝas en la densa verdaĵo. Granda korto, malfermita orienten, estas enkadrigita en sudo de long-etendita porjunulina alo (flanko), kiu entenas antaŭe orienten la komunan legoĉambron, en nordo de tute same formita porjunula alo, kiu anstataŭ la legosalono entenas la oficejajn ĉambrojn. Ĉi tiuj du longdomoj, kiuj reprezentas po kvar unuopaj domoj, estas kunligataj en okcidento per la alta salonega konstruo, kiu sianflanke estas kronata en la sudokcidenta angulo de la 32 metrojn alta turo.
La tuta konstru-strukturo estas difinita per la celo, al kiu servu tiu ĉi Hejmo. Kaj tiu ĉi celo estas: fariĝi al laboranta gejunularo de Saksio libertempa hejmo, en kiu ambaŭseksaj geknaboj inter 14 kaj 21 jaroj ripozu dum kelkaj semajnoj post la peza laboro, kiu hodiaŭ jam ŝarĝas multajn ŝultrojn de junuloj, sen pripenso, ĉu la organismo, el kiu oni postulas tion, povas ĝin elteni sen domaĝo por sia tuta estonta laborado. Por ripozi necesas tamen ne nur nenionfarado kaj eventuala bonmanĝado. Ripozi signifas hodiaŭ pli ol iam: amasigi en si ĝojon kaj internan riĉon, por venki la senĝojan unutonecon de multaj laboroj kaj certigi al si krom tio valorojn, kiuj signifas en pli profunda senco v i v o n.
Al «ripozo» ankaŭ apartenas la eblo kulturi plie sian korpon, povi doni al ĝi lumon, aeron, sunon, akvon, la ĝustan kaj sufiĉan nutraĵon — jen aferoj, kiujn la grandurbo, la labor-ritmo al ni hodiaŭ ne plu permesas. Tial oni trovas en Ottendorf sufiĉajn lav- kaj banokazojn de vere modela formiĝo; tial super la manĝsalono, kiu samtempe estas festsalono, longe etendita salono por ritma gimnastiko, kiu eble ne estas trovebla same bele en iu alia Hejmo.
Por «ripozo» oni ankaŭ bezonas bonajn amikojn. Kaj la kunpreniĝo en malgrandaj grupoj po dudek junaj homoj faciligas la formadon de amikecoj kaj akcelas samtempe la kolektivsenton, kiu ankoraŭ pliprofundiĝas kaj plivastiĝas per la tuta granda Hejm-kolektivo, kiu kuniĝas por ĉiuj manĝoj, por komunaj festoj kaj kunvenoj kiel ankaŭ por ĉiutaga gimnastiko.
La spirito de bona kamaradeco faciligu ankaŭ la reciprokan sinkomprenadon kaj respektadon, ĉiam ree sentigu al ni, ke ni ĉi tie aŭ tie povas havi nian pozicion, sed ke tamen ekzistas nur unu Homaro, kiun ne povas disigi artefarita limstreko. Pro tiuj konsideroj ni ne timas diskutadon pri politikaj kaj religiaj problemoj. Kial do provi krei atmosferon, kiu vere ne respondas al la realo? Tial ankaŭ estis memkompreneble, ke knaboj kaj knabinoj vivos ĉi tie apude kaj kune.
La Hejmo en sia konstru-skizo kaj ankaŭ en siaj unuopaj instaloj estas plej zorgeme pripensita kaj efektivigita. Oni povas senti tion en cent bagateloj, ĉu en la kuirejo, ĉu en la koridoroj kun la multkolora varieco de l’ diverse koloritaj tuboj, ĉu en la lavejoj, kiuj permesas al ĉiu purigan lavadon samtempe kun 20 Gek-doj. Ni eĉ tute ne konsideru la dormejojn, kiuj estas lokitaj en la subtegmenta etaĝo en dek ĉambretoj kun po du litoj, dum la teretaĝo donas tra praktike aranĝita vestejo la aliron al komuna loĝoĉambro por ĉiu grupo. Ke ĉeestas modernaj kino- kaj lumbild-aparatoj, diversaj metiejoj kaj fotokamero, malsanula flegejo kaj ankaŭ unuopaj gastĉambroj, — tio ĉio estas preskaŭ memkomprenebla.
Kaj ĉio tio estas kreita por la laborula gejunularo de Saksio. Samtempe ĝi estas instigilo, konstrui ĉie samaniere por milionoj da gejunuloj, kiuj hodiaŭ havas mankon da tio! Kiu povas esti akceptata en Ottendorf? Ĉiuj lab. gejunuloj el la respubliko Saksio por tagprezo de 3,50 mk. g. (0,85 dol.), ĉu tiel ke la malsanul-kasoj volas pagi ĝin, ĉu iuj komunumoj aŭ asocioj aŭ unuiĝoj, ĉu ankaŭ la gepatroj mem aŭ patronoj, kiuj volas permesi al la junularo tian ekprosperon. Ne ekzistas minimuma daŭro por restado, sed oni kalkulas pri almenaŭ trisemajna. Ĉar la junulara ripozdomo ne estu junulara trapasejo; tiaspeca jam ekzistas en Ottendorf. Ĝi volas esti Hejmo, en kiu oni kvazaŭ ennestiĝu; ĝi volas ellasi la ripozintojn kun multego da novaj impresoj. Kiel ŝtato kaj komunumoj, kiel la malsanul-kasoj kaj asekur-societoj, ne laste ankaŭ la sindikatoj kaj la junular-ligoj mem kunhelpis efektivigi tiun ĉi verkon, ni nun alvokas al ĉiuj zorgi, ke ĝi nun ankaŭ laboru laŭ sia celo.
D-ro K a r l W i l k e r (Vilker).
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el «S-ulo», nepre menciu la fonton!
— pàgina 9 —
SENNACIULO 533
La unua kongreso de la genepoj de Lenin
La principoj, sur kiuj estas bazitaj la metodoj de la edukado en Sovetio, estas malsamaj al la principoj de l’ edukado, uzataj en burĝaj landoj. Tio ne devas mirigi nin, ĉar la edukado ne povas esti objektiva. Edukas la kreskantan generacion la klaso, staranta ĉe la ŝtata aparato, certe tiel, kiel postulas la interesoj de tiu ĉi klaso.
La plej perfekta formo de la infanedukado, laŭ la vidpunkto de la ŝtata aparato en USSR, estas edukado laŭ la komunismaj principoj — kaj en ties nombro ankaŭ organizado de la junpioniroj.
La aktuala vivo en Sovetio, la senpera aktiva partopreno de multmilionaj amasoj da laboruloj en la konstruado de socialismo, kaŭzas la saman politikan aktivecon ĉe la infanoj, precipe tiuj de laboristoj. Rezulte de tiu ĉi progresinta aktiveco de l’ infanoj kreiĝis la pionira organizo, kiu elkreskis el diversaj ĉeloj, grupoj kaj taĉmentoj, elemente aperintaj ĉe la infanoj. La edukaj ŝancoj de la infana movado estas evidentaj kaj grandaj. La infanoj partoprenas la movadon memvole kaj tio jam estas grava avantaĝo, kompare kun la lernejo, kiu sin apogas sur la deviga vizitado.
La infanoj aliĝas al la movado kun difinitaj politikaj taskoj — helpi al la partio kaj Junkomunistaro. Tio kreas grandan konscion en la agado kaj respondecon en la plenumata laboro. La socie utila laboro, kiu estas la baza ŝtono en la aktiveco de la pioniraj taĉmentoj, kreas vastan kampon por la aplikado de la infana aktiveco kaj memstara agado, kaj samtempe donas grandajn eblecojn transdoni al la infanoj en viva, interesa formo la necesajn sciojn kaj spertojn. Normoj kaj metodoj de l’ laboro en la pioniraj taĉmentoj ne estas dume perfektaj. Ofte la enhavo de la laboro ne konformiĝas al la ĉiam pli kreskanta politika aktiveco de l’ infanoj, sed tiu fakto, ke dum la mallonga sesjara intertempo la infana movado ampleksis en Sovetio du milionojn da infanoj kaj tiu loko, kiun la pioniroj laŭrajte ekokupis en la ĝenerala sistemo de Sovetiaj sociaj organizoj, diras al ni pri la granda pedagogia kaj politika valoro de la infanmovado.
Ankaŭ la burĝa pedagogio bone konas la infanan movadon. La organizoj de la skoltoj, de socialdemokrataj infanaj unuiĝoj estas same bazitaj sur la uzado de l’ infana aktiveco kaj memstareco. Sed la celoj, kiujn aspiras la junpioniroj kaj la nomitaj organizoj, estas rekte kontraŭaj.
En la laborbazon de la skoltoj estas enmetata la principo de daŭra ludado. Kion tio signifas praktike? La infanoj loĝas en tendaroj, «ludas» laŭ indiĝenoj, sovaĝuloj, konstruas pontojn, faras marŝadon kaj bivakas. Ne estas malfacile diveni la veran sencon de ĉiuj tiuj okupoj. «La daŭra ludo» fortiras la infanojn de la aktuala vivo, malakrigas la klasan konscion ĉe la laborulidoj. En romantikaj cirkonstancoj de la tendaro estas tre facile meti en la infanan penson ideon pri interklasa paco ktp.
Grandega principa diferenco inter pionira kaj burĝa eduko, pionira kaj burĝa infanmovadoj estas precipe klare videbla, se ni komparas la unuan Tutunian kongreson de l’ pioniroj kaj la preskaŭ samtempe okazintan skoltan tutmondan «jamboreon»¹. El kio konsistas la programo de la jamboreo? Militludoj, maraj konkuroj, konstruado de tendaroj, muzeo por inventoj de la tendara vivado, naciaj ludoj kaj dancoj — ĉio ĉi estas subtenita per granda nombro da deklaroj de diversaj dukoj kaj princoj, per solenaj diservoj, pompaj ceremonioj.
Kaj nun ni transiru al la programo de nia pionira kongreso. La kongreso estas revuo pri la ĝenerala laboro de l’ pionira organizo. Dum speciala ekspozicio «La infanoj de Sovetio» estos ekspozita la multfaka agado, kiel de la infanaj organizoj mem, tiel de la diversaj ŝtataj institucioj, en ties fakoj destinitaj por la zorgado pri l’ infanoj.
La revuo certe ne limigas sin per la ekspozicio. Antaŭ la kongreso estas farata konkurado de ĉiuj pioniraj organizoj por la plej bona efektivigo de l’ soci-utila laboro. Dum la lasta jaro la sovetia pioniraro faris tre multe en tiu direkto. La pioniroj aktive partoprenis la agitadon pri la bona grenrikolto — la vilaĝaj pioniraj taĉmentoj organizis eksperimentajn terpecojn, entreprenis la disspecigon kaj desinfekton de la semoj, agitis inter la plenaĝuloj pri agrikulturaj plibonigoj. La kultura agitado ankaŭ okazis ĉe la plej aktiva partopreno de l’ pioniroj. Ili memstare instruis la analfabetajn samaĝulojn, faris kontraŭalkoholismajn manifestaciojn, kolektis librojn por la lab. komunloĝejoj. Tiaspecaj laboroj estis faritaj en granda kvanto. La plej bonaj el ili estos premiataj. Samtempe kun la konkurado en la soci-utila laboro okazos ankaŭ aliaj konkuroj: spartakiado, revuo de artismaj laboroj.
La pionira organizo en USSR estas bazita sur la aktiveco kaj memstareco de l’ infanoj. Tial la kongreso ne nur resumos la laborojn, sed ankaŭ montros la vojojn por la estonto.
Pri la ĝeneralaj problemoj de l’ laboro en la pionira organizo sin okupos la baza konferenco. Apartaj punktoj estos solvataj dum specialaj interkonsiliĝoj. La konferencon kaj interkonsiliĝojn partoprenos ĉiuj delegitoj de la kongreso.
Grandan signifon havos la Internacia infana kongreso, kiu okazos samtempe kun la tutunia. La amo al Sovetio estas tiom granda en la koroj de l’ proletaj infanoj, ke malgraŭ grandaj malhelpoj, el kelkaj landoj venis delegitoj de komunistaj infanorganizoj al la tutunia kongreso. La centra programpunkto de la kongreso estas problemo de l’ milita danĝero. La delegitoj de la proletinfanoj de l’ tutmondo interkonsentos pri tio, kiel ili kontraŭos la preparon de milito kontraŭ Sovetio.
La kongreso kaŭzis grandan atenton ĉe la tuta sovetia publiko kaj precipe ĉe la laboristaro al la problemoj de l’ edukado kaj al la laboro de pioniroj. La delegitoj al la kongreso en Moskvo estas enloĝigitaj en la laboristaj kvartaloj. Oni bezonis 7000 loĝlokojn kaj ricevis respondojn de 18 mil personoj, ke ili estas pretaj gastigi ĉe si pionirojn, delegitojn al la kongreso. Multaj laboristoj speciale aĉetis litojn kaj littukojn por akcepti delegitojn.
Multaj sindikatoj kaj komunumaj organizoj starigas diversajn sociajn instalojn por la honoro de l’ kongreso. La rajona soveto en la Baumana parto de Moskvo kreas infanan parkon por kulturo kaj ripozo, la soveto de la Transmoskova parto — infanan sanigejon, la laboristoj de la Elektra fabriko organizas infanan teknikan stacion. Tiaj ekzemploj estas tre multaj.
La pionira kongreso pli intime ligos ĉiujn generaciojn de la laboruloj en Sovetio pli proksime kunigos ilin en unu sola aspiro, en unu celado al bona estonto.
S. G a r b u z o v (Centrostabano de la Tutunia Kongreso de la junpioniroj).
¹ Renkontiĝo.
[REKLAMO p.9] Kial la SAT-anoj devas legi k disvastigi KANDID la ĉefverkon de VOLTER en esperanta traduko de E. LANTI kun ilustroj de R. BARTELMES?
- Tial ke «ĉiuj verkoj de Voltaire sin trovas en la indekso de la malpermesataj libroj, eldonita de la Kongregacio de la Sankta Oficejo: speciale K a n d i d estas nomata. Tio sufiĉas por ke la katolikaj legantoj de E. K. sciu la konduton sekvotan rilate al tiu nova eldonaĵo de SAT». (El «Espero Katolika».)
- Tial ke la recenzisto de «Heroldo de Esperanto», M. Butin, L. K., opinias, ke la traduko estas modela k «laŭdas la efektivigitan intencon de l’ tradukinto senbalastigi la lingvon per forlaso de ĉiu nenecesa, senutila sufikso. Estiĝis eleganta stilo, klara, flua, gracia lingvo.» Prezo: 1.70 mk. g. 162 pĝ. Form.: 13×19 cm. Administracio de SAT, Colmstrasse 1. LEIPZIG O 27.
[REKLAMO p.9] Per legado vi lernas . . . Legu regule . . . Abonu la semajnan legaĵon — «S-ulo»!
— pàgina 10 —
534 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
INTER NI
Oni jam atentigis min pri neceso ne tro paradoksi en miaj diroj.
Tute prave!
Sed la vivo, la faktoj ne malofte paradoksas. Kaj ni devas atenti la vivon, la faktojn . . .
Sendube la plej «ortodoksaj» marksistoj konsentos, se mi asertas, ke la socia vivo estas sinsekvo de kontraŭdiroj. Ne ekzistas absolutaj veroj, krom eble en la abstrakta, matematika kampo. Veroj ĉiam rilatas al tempo, loko, forto, cirkonstancoj ktp.
Sed sufiĉe da ĉirkaŭfrazoj! Mi simple intencas krii: Vivu la neŭtralismo! Jen cinika konfeso pri «reviziemo».
Bonvolu tamen ne tro rapide finjuĝi pri tiu mia «krimo» . . .
Vero estas, ke en la landoj, kie regas blanka teroro, nia SAT-movado ne povas malvolviĝi normale. Tie «S-ulo» kaj aliaj SAT-eldonaĵoj ne povas eniri libere. Sufiĉas esti posedanto de membrokarto de nia Asocio por esti suspektata, arestata, malliberigata.
Nu, ĉu do ni simple notu la fakton kaj rezignu? Estus tute maltrafa oportunismo! Kie SAT estas malpermesata, kie niaj anoj ne povas kolektiĝi sub nian ruĝan flagon, tie ili devas ŝirmi sin per la nure verda; ili devas partopreni la neŭtralan, burĝan, eĉ faŝistan esperantan movadon . . .
Ne gravas, se laboristo ricevas esperantan instruon de pastro, de faŝisto. Esperanto estas ilo, ilo nepre necesa por la emancipo de nia klaso. Oni do ne timu ricevi ĝin de malamikaj manoj. La ĉefaĵo estas posedi la ilon kaj scipovi lerte uzadi ĝin. Aliiĝos la cirkonstancoj en la blankaj landoj; venos certe la tago, kiam estos eble utiligi malkaŝe la akiritan kaj bone akrigitan ilon por niaj klasaj celoj.
Kiuj ne komprenas tion, kiuj krias: «For la neŭtralismon!» en la terorlandoj, tiuj en plej bona okazo estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj . . .
La vera kuraĝo ne konsistas el fanfaronaĵoj; vera heroo ne oferas senbezone sian vivon; male li ŝirmas zorge sian bruston por batali venke, kiam la cirkonstancoj fariĝos favoraj.
La vera kuraĝo ankaŭ estas diri la veron, eĉ kiam tio povas domaĝi al la verdiranto . . .
Sed, kompreneble, ju pli la cirkonstancoj devigas nin rezigni provizore niajn principojn en la blankaj landoj, despli ni devas rigore apliki ilin tie, kie regas ankoraŭ la burĝa demokratio.
Vivu la neŭtralismo! tie, kie nia obeinda, sed ne obeebla agitvorto: «For la neŭtralismon!» riskas detrui tute la esperantan vivon . . .
K r a k o v o, 25. 8. 29. E. L.
[REKLAMO p.10] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
PRI NIA GAZETO
En n-o 247 de «S-ulo» aperis samtitola artikolo, opinio pri nia oficiala organo. Sendube estus necesa, ke ĉiuj anoj de SAT almenaŭ abonu nian gazeton, kiu estas tiel valora, la abonprezo tiel malalta, ke ĉiuj, ankaŭ la senlaborularo, povus aboni ĝin¹. Kortuŝas onin, se oni legas, ke ekzistas ĉ. 7000 SAT-anoj, el kiuj apenaŭ la duono abonas la oficialan organon, ne trovas necesa informiĝi pri ĉiuj gravaĵoj, okazantaj ĉu en la vivo de la organizo, kies membroj ili estas, ĉu en tutmonda skalo. Ne la duono abonas al «S-ulo», ĉar certe estas konsiderinda parto da abonantoj, kiuj ne estas niaj membroj! Do, ili devas esti dekalkulataj . . .
Jam mi menciis, ke nia gazeto, semajne aperanta, estas tre grava pro direkciaj sciigoj, do, informoj destinitaj por la t u t a membraro! Kion faras la neabonantoj? Laŭ la stranga propono de la «Valencia SAT-anaro», kiun feliĉe malakceptis nia Kongreso, mi rimarkis, ke tie grandare troviĝas membroj sen gazeto, membroj, kiuj kredis oportune postuli, ke la legantoj-abonantoj oferu por tiuj, kiuj senkaŭze ne abonas la gazeton, 24 paĝojn de nia gazeto jare. Nu, la Kongreso pli sane kaj pli prudente prijuĝis kaj solvis la aferon . . .
Trafoliumante nian organon, oni povas ĝui artikolojn, kompare kun kiuj similaj en naciaj lingvoj ne estas troveblaj. Verfaktaj ili estas, kaj jam multajn esprimojn mi ĉerpis el ili, kiuj ne ĉiutage estas troveblaj, multon helpas al lingva pliperfektiĝo. Samopinia mi estas kun K-do J. B., kiu proponis pligrandigon de la «scienca» paĝo, per aldono de rubriko «Scienco kaj Tekniko», ĉar per tio aperos kaj uziĝos terminoj malofte, fakaj.
Konklude estu dirata: La neabonantoj, kiuj volas resti aktivaj membroj, konsideru senescepte kun profunda seriozeco la voĉdonon de la Kongreso kaj enviciĝu en la abonantaron, helpante tiel al si kaj la Asocio kun la antaŭenmarŝo de «S-ulo» marŝas nia tuta movado.
W o t s c h k e (745), D r e s d e n.
¹ La 9-a Kongreso jam faris paŝon en tiu direkto, unuanime akceptante la proponon, ke — kun kelkaj specialaj esceptoj — ĉ i u j aktivaj membroj de SAT estu abonantoj al «S-ulo». — Red.
LAŬ KIA METODO ONI DEVAS INSTRUI ESPERANTON?
Al la artikolo de K-do S o a r e s en n-oj 253/54 jam respondis en n-o 258 instruisto K-do. Nu, ĉar la temo certe interesas ĉiujn K-dojn, precipe tiujn, kiuj mem okupis sin pri esp. instruado, ni donas spacon ankaŭ al la sekvanta artikolo, same verkita de instruisto per la instigo de l’ Soares-artikolo. — Red.
Bonvolu permesi al mi diri kelkajn vortojn okaze de la artik. aperigita sub la supra titolo en via gazeto, n-oj 253/54: Ŝajnas al mi, ke ni esp-istoj devas kunligi niajn fortojn kontraŭ la kontraŭstarantoj de esp-o, anstataŭ batali reciproke. Tiele agi estas certa vojo malvenki en la milito kontraŭ la lingva mallumo en la mondo.
Koncerne la demandon, ĉu la metodo de s-ro Ĉe estas bona aŭ malbona, mi volas diri tion, ke la direktoro de sveda esp. instituto, rektoro de en Svedujo fama gimnazio kaj mem lingvo-instruisto en sia lernejo — do persono, kiu komprenas lingvo-instruistajn demandojn — diras, ke la Ĉe-metodo estas tre bona kaj brila. Tiun juĝon pri la metodo li ne faris nekonante ĝin, sed post kiam li ĉeestis en multaj kursoj de s-ro Ĉe kaj bone konis la metodon.
Mi ankaŭ estis lernanto en unu kurso de s-ro Ĉe por instruistoj, kaj mi ne hezitas certigi, ke la metodo estas tre bona. Estas plinparte [?], eble plejparte la merito de s-ro Ĉe, ke la esp. movado en Svedujo dum la lasta tempo tiel multe progresis. Do ne estas ĝentile moki lin, kion la artikolverkinto faras per siaj vortoj koncerne la vojaĝon de s-ro Ĉe al la luno por tie propagandi esp-on ktp. S-ro Ĉe mem estas tre afabla kaj nobla homo. Mi neniam aŭdis, ke li mokas iun alian pro lia instrua metodo.
La artikolverkinto diras, ke li renkontis k e l k a j n k o m e n c a n t o j n, kiuj ne sciis, ke «esti» estas la sola helpa verbo en esp-o, sed intermiksis tiun verbon kun la sveda helpa verbo «hava», preskaŭ similsona al la esp-a verbo «havi». Bedaŭrinde! Sed ĉu ne k o m e n c a n t o j en ĉiuj fakoj povas fari erarojn? Cetere ne estas certe, ke ili estis instruitaj laŭ vera Ĉe-metodo. S-ro Ĉe publike en la «Sveda Esperanto-Gazeto» mem malpermesis al homoj, kiuj ne bone konas lian metodon, uzi la nomon «Ĉe-metodo» pri sia propra metodo, por ke la esp. movado ne estu malhelpata.
Do ni esp-istoj ne militu unu kontraŭ la alia, sed pli bone unuiĝu, se estus eble, por kune disvastigi la lumon de la internacia lingvo en la tuta mondo¹.
H j a l m a r K i h l b e r g, instruisto.
¹ Ni supozas, ke la aŭtoro de tiu art. rilatas nur al la unuiĝo je la kampo de lingva uzado k eltrovo de taŭga instruado, sekve al teknikaj punktoj. Ĉar rilate al aplikado k praktikado de esp-o li vane vokus al unuiĝo kun tiuj, kiujn ni kontraŭbatalas kiel proletoj. Rekonante la valoron de iu instrumetodo, ni ne forgesu, ke nia tasko estas alproprigi ĝin nur por despli bone povi servi k utili al la klasaj celoj de nia lab. esp. movado. — Red.
— pàgina 11 —
SENNACIULO 535
PRI MANIEROJ DE PROPAGANDO
En «S-ulo» n-o 241, pĝ. 316, aperis artikolo pri ruslingvaj verkoj, en kiuj estas priparolita esp-o. Mi tre subtenas la proponon de ĝia aŭtoro, K-do Lidin, ke en «S-ulo» aperu informoj pri diverslandaj verkoj, kiuj iel tuŝas esp-on, ĉar estas tre interese ekkoni la vidpunkton de verkistoj pri la internacilingva problemo. Ankaŭ mi volonte vidus, ke traduko de koncernaj paĝoj aperu en «LNE», aŭ, se tio ne estos ebla, almenaŭ estu informate en «S-ulo», k i e l rilatis ĉi tiu aŭ alia aŭtoro en sia verko al esp-o.
Rilate al partopreno de literaturaj konkursoj mi povas sciigi, ke ankaŭ en Estonio antaŭ 5 jaroj iu lernanto verkis laŭkonkursan rakonton, en kiu esp-o ludis tre gravan rolon, kaj ricevis por ĝi premion, dum la rakonto aperis en junulara revuo kaj estis do legata de multaj personoj.
Mi uzas la okazon por noti antaŭnelongan okazaĵon, ankaŭ imitindan. En lernejo la lernantinoj devis prepari temon pri verkisto. Lernantino-esperantistino pritraktis la temon kaj en la fino menciis, ke diversaj verkoj de tiu ĉi aŭtoro estas tradukitaj esp-en. Rezulte interesiĝo ĉe la ĝis tiam indiferenta instruisto, demandoj pri esp-o ktp. Imitu!
Ankoraŭ io. Dum aprilo okazis ĉe ni multfoje komunaj kantadoj de unuamajaj kantoj. Ni esp-istoj partoprenis ilin multnombre kun «Proletaria Kantaro» kaj kantis esp-e. Vekis grandan intereson jam la fakto mem, ke proletaj kantoj estas tradukitaj esp-en kaj ke ekzistas tia ampleksega esp. kantaro proleta.
En la Legejo de nia Lab. Klubo ĉiam pendas la plej nova n-o de «S-ulo» kaj sur la muro neniam mankas estonlingva murgazeto entenanta propag. artikolon kaj faktojn el la esp. movado. Laste la muron krome ornamis la Kongres-afiŝo.
4227 (T a l l i n n).
La konferencoj de la socialistaj SAT-anoj dum la 9-a Kongreso en Leipzig
Lunde, la 5-an k jaŭde la 8-an de aŭg. la socialistaj SAT-anoj aranĝis dumkongresajn konferencojn. Ĉeestis pli ol 100 Gek-doj el 10 landoj. K-doj Deubler k Köckeritz raportis pri la laboroj faritaj depost la lasta kongreso (ekz. Esp-o ĉe la kongreso de la soc. dem. partio germania). K-do Eriksson raportis pri la stato de nia movado en la sveda partio, K-do Jonas pri Aŭstrio. Dum la diskutado la K-doj postulis pli energian varbadon por esp-o en la partiaj rondoj k sisteman praktikan laboron. La novelekto de la frakcia estraro rezultigis: K-do Ernst Eriksson (Svedio), Konrad Deubler (Germanio), K-dino Maria van Essen (Nederlando), Josef Pech (Ĉeĥoslovakio), Franz Jonas (Aŭstrio). La sekretariejo de la frakcio translokiĝas al Vieno.
En la konferenco, kiu okazis jaŭde, la frakcia estraro prezentis al la Gek-doj laborplanon, kiu ĉefe celas: kolekton de ĉiuj socialistaj esp-istoj; konstantan kolekton de ĉia materialo koncerne esp-on en socialistaj rondoj; sendon de klariga memorandumo pri esp-o al la sekretariejo de la Internacio en Zürich; restarigon de la socialista esp. gazetservo (laŭeble en kontakto kun la gazetservo de la Internacio); intiman kontakton inter la socialistaj esp-istoj ĉiulandaj pere de lokaj konfiduloj.
Por garantii la financan flankon de la frakcia laboro, la ĉeestantaj Gek-doj aranĝis monkolekton, kiu alportis sumon de mk. g. 62,86.
Al la socialistaj SAT-anoj!
Konforme al la decidoj de la frakcia konferenco en Leipzig ni insiste petas la Gek-dojn, subteni la laborojn de la frakcia estraro laŭ jenaj punktoj:
- Sendu tuj raporton pri rezolucioj, favoraj al esp-o, deciditaj de vialanda soc. partio aŭ parencaj sindikatoj, kulturaj k sportaj organizoj (nomo de la organizo, dato de la decidinta kongreso, teksto de la rezolucio).
- Sendu konstante raporton pri novaj sukcesoj de esp-o en vialanda partio.
- Sendu la adresojn de ĉiuj al vi konataj socialistaj geesp-istoj.
- Klopodu havigi al vi interrilaton kun la socialista gazeto en via regiono (Ĉu vi povas aktive kunlabori en soc. gazetservo per sendado de d o k u m e n t e c a j raportoj aŭ per enpresigo en via loka ĵurnalo?).
Skribu pri ĉi tiuj 4 punktoj al la sekretario de la frakcio: K-do Franz J o n a s, Schlingerhof V, II, 10, V i e n o XXI, Aŭstrio. Pri speciale virinaj demandoj skribu rekte al K-dino Maria van Essen, Marken-Binnen, p. W o r m e r v e e r, Nederlando.
La frakcia estraro: Eriksson-Svedio, van Essen-Nederlando, Deubler-Germanio, Pech-Ĉeĥoslovakio, Jonas-Aŭstrio.
PRI ESPERANTO-TEATRO
Esp. teatro, kiu celus altiri atenton de vastaj lab. amasoj al nia proleta esp. movado kaj konatigi kun praktika aplikado de esp-o je interesoj de la tutmonda Proletaro, sendube estas necesa. Sed, kreante similan teatron, ni devas doni decan karakteron al ĝia repertuaro, por ke ĝi povu ekinteresi neesp-istojn. Tial oni devas rifuzi esp.-lingvan prezentadon de eĉ plej famkonataj artaj dramverkoj, ĉar esp-istoj, kiuj vizitus la teatron, estas ankoraŭ tre malmultnombraj, kaj aliajn rigardantojn prezentado en nekonata lingvo povus nur enuigi. Ni devas zorgi, ke la teatro ne nur eduku la amasojn, sed samtempe plezurigu ilin. Aliel ĝi neniam estos vizitata kaj finfine estos devigata ĉesigi sian ekziston.
Por konatigi la aŭskultantaron kun niaj taskoj, oni devus elekti por prezentado iajn nacilingvajn agit-teatraĵojn el esp-ista vivo, kiuj traktas ian aktualan esp. problemon. Samtempe la spektaklo devus esti penetrita de revoluciaj ideoj, vekantaj nian klaskonscion. Ankaŭ kelkaj esp. lingvaj frazoj ne malhelpos, se ili estos uzataj tiel, ke la aŭskultanto nepre komprenu ilin.
En rusa lingvo ekzistas kelkaj bonaj teatraĵoj uzeblaj dum agit-propagandaj esp. vesperoj, ekz. «La Venko» (presita en n-o 3/4 de Informilo CK SEU, 1926/27), «Du esperantismoj», agit-opereto de Varankin (nenie presita), TEHA k. a. Mi opinias, ke ili povus esti utiligataj en prol. kluboj de ĉiuj landoj. Nur oni devus traduki ilin kaj trovi aliajn melodiojn por kantado, kiuj estus pli kutimaj por ĉiu aparta lingvo kaj popolo.
Dum la lasta vintro mi multfoje havis okazon organizi esp. vesperojn en div. lab. kaj kamparanaj kluboj, kaj mi devas konstati la fakton, ke ili havis neordinare grandan sukceson, entuziasmigis la publikon kaj ekinteresis ĝin pli multe, ol se mi farus 10 raportojn pri esp-o. La programo de l’ esp. vesperoj estis kutime jena: 1. mallonga klariga antaŭparolo aŭ prologo; 2. agit-teatraĵo; 3. koncerta fako: ĥorkantado en esp-o (signifo kaj senco de ĉiu kanto nepre devas esti klarigataj al la publiko!), deklamado kaj dancoj (mimikaj scenoj), ilustrantaj ian verkon aŭ epizodon.
Kompreneble, por la ĉiama teatro la provizo da ekzistantaj agit-teatraĵoj estas tro mizera, kaj estas devo de ĉiuj esp. verkistoj streĉi siajn kreajn fortojn por doni novan, aktualan, interesplenan materialon por esp. teatro.
N. A l e k s a n d r o v (5875).
KRITIKO
Mi mendis la «Proletan Atlason» (Malgranda Terbiblio). Mi imagis esti ricevonta kartaron politikan, kiun mi povus uzi ekz. por serĉi la loĝlokojn de miaj korespondantoj en Rusio ktp., en kiu mi povus trovi la skribmanieron de urbnomoj ktp. Sed, ricevinte ĝin, mi vidis, ke ĝi ja estas geografia verko, kiu neniom utilas min en tiu rilato. — Do mi konsilas, por eviti, ke la K-doj same vidu sin erarigitaj, ke oni indiku pri la geografia karaktero de l’ verko.
(14 074)
Rim. de l’ Red. La K-do iel pravas, atentigante pri la enhavo de tiu nia SAT-eldonaĵo. Efektive tiu Atlaso ne volas esti indikilo por vojaĝantoj k ne povas utili en tiu rilato. Sed ĝi donas en unika maniero klarigojn pri la tersurfaco, loĝantar-kvanto k -kondiĉoj, kultureblecoj ktp. La kartoj tre reliefe k konvinke komentas la originalan tekston. Krome tiu eldonaĵo grandformata estas presita sur speciale bela papero k estas tre zorge aranĝita, tiel ke ni ne povas preterlasi la okazon, por rekomendi al ĉiuj la aĉeton.
— pàgina 12 —
536 SENNACIULO
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Orient-Saksio. La 15. 9. la distrikto aranĝis ekskurson al Laŭŝemonto, kie oni priparolis la 9-an Kongr. en Leipzig k la estontan laboron. La 10-an de novembro okazos ekzamenoj (kapableca, kursgvidanta ktp.). K-doj, kiuj emas partopreni, turnu sin al prof. d-ro Göhl, Neugersdorf, kun biografio esp.- k germanlingva k petskribo pri allaso kun cito pri la ekzamen-speco. — SVEDIO. Boras. De komenco ĝis fino de aŭg. K-do Soares el Portugalio sukcese gvidis ĉe ni perfektigan kurson. Krome li varmigis la publikan opinion pri esp-o per siaj paroladoj ĉe organizoj (kom. junularo, kontraŭalkoholaj unuiĝoj) k en publiko. La gazetaro malavare servis al nia movado per longaj artikoloj. Rezulto el ĉio: 5 novaj membroj al SAT k 2 abonoj al «S-ulo». Rap. 8060, 12 949. — SOVETIO. Kremenĉug. La agitprop. fako de l’ kompartia organizo rekomendis la organizadon de esp. rondetoj en ĉiuj lab. kluboj, la aplikon de esp-o en la ĉefaj (plej multmembraj) ĉeloj de l’ kom. junularo, la enkondukon de eksperimenta programa instruado de esp-o en pluraj labor-lernejoj k deviga instruado en Ped. Teknikumo, la aranĝon de esp. faketoj en ĉiuj bibliotekoj ktp. — Ĥarkov. En la kompartia revuo «Agitator» aperis artikolo de E. Izgur pri la temo «La politika signifo de l’ esp. movado» (Esp. je servo de l’ komunismo). — Moskvo. Dum la «tutsovetia pionirtago» (pli vasta kongreso de l’ sovetiaj kom. infangrupoj) la reprezentantino de l’ anglia pionira delegitaro ĉarma malgranda knabineto, inter ceteraj proponoj de l’ britia kom. infanaro, sugestis la ellernon de esp-o anstataŭ la angla lingvo. — Stalino. En la Intersindikata Konsilantaro fondiĝis esp. konsultejo por propagandi la intern. korespondadon.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Sukcesoj ĉe la parolfilmo
Okaze de l’ Kongreso de l’ Esp. Asocio de Norda Ameriko (9.—14. julio) ĝia prezidanto H. Hetzel k s-ino Chomette lokis sin antaŭ filmaparaton. La parolanta bildo estis nur triminuta dialogo k saluto al la mondo, sed tute en esp-o — certe la unua tia en la historio de l’ filmarto. La iniciato por tiu ago ne eliris de la esp-istoj, sed de la kino-firmo «Paramount» kiu uzos la filmon por ne-angle parolantaj landoj. La teksto aperos en esp-o k nacia lingvo. Samtempe laŭ peto de filmistoj (Metro-Goldwyn-Mayer Co.) iu UEA-delegito en Usono faris triminutan priesp. paroladon antaŭ la aparato, ĉefe en angla, sed kun bonaj ekzemploj pri la Lingvo Intern. Tiun filmon oni intencas prezenti en Usono k aliaj angleparolantaj regionoj.
Sukceso de la Ŝtataj kursoj en Svedio
Post la parlamenta decido la Instruista k Instruistina Unuiĝoj en Svedio invitis la direktoron de l’ Rumana Esp. Instituto, Tib. Morariu, membro de l’ Intern. Eduka Oficejo en Ĝenevo, por fari instruojn laŭ Ĉe-metodo. La unua kurso okazis de 10.—20. julio en Stokholmo por 25 geinstruistoj plensukcese. La dua kurso en Helsingborgo, ankaŭ por 25 geinstruistoj, havis same sukcesan rezulton; al ĝi ĉeestis multnombraj eksterl. gastoj k anoj de la Sveda Instruista Kongreso, samtempe okazanta en la urbo. La sveda gazetaro pri ambaŭ kursoj tre detale k laŭde raportis.
Ĉe la katolikoj
Laŭ «Heroldo de Esperanto» la Internacia kongreso de katolikaj esp-istoj en Prago, malgraŭ tio, ke ĝin partoprenis apenaŭ 200 personoj, havis bonan sukceson k grandan propagandan efikon. Multaj esp-istoj revenantaj de la Budapesta Univ. Kongreso, profitis la okazon, por viziti Pragon en la tagoj de tiu kongreso.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
T r a v a i l, Lyon, 13. 4., El Germ. (218); L a F l a m m e, St. Etienne, 13. 7., Esp. en kinofilmo (247); L’ A c t i o n L a i q u e, St. Etienne, jul., El Hisp. (215); L e D r a p e a u R o u g e, Bruselo, 7. 6., Nova organizmaniero (242), 12. 7., Esp. en kinofilmo (247); L e R é v e i l S o c i a l, Creil, 13. 7., Esp. en kinofilmo (247); H a m b. E c h o, Hamburg, 17. 8., Esp. en Japanio; L’ O u v r i e r t e x t i l e, Verviers, 24. 7., Bulg. striko (244); T h e N e w s m a n (multlegata kompostista ĵurn.), London, aŭg., Tago de linotipisto en Vieno; U j E l ö r e, N. Jorko, 11. 8., Virino en Turkmenio (217); K r a s n i j T i l, Ivanovo-Voznes., aŭg., El Bulg. (248), Notoj el 244, 248, Faŝ. en Polio (246); L e n i n e c, Ivanovo-Voznes., 14. 8., Kiel ni estas persek. (Jap.) (243).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
S t r a h d n e e k u A w i s e, Liepaja, 17. 8., fruntartikolo kun mencio de SAT, «S-ulo» ktp. k protesto kontraŭ malpermeso de SAT en Latvio sub titolo: «Ĉu miskompreno aŭ vandalismo?» (Treege varba por nia afero); N a s m i n u, Ĥarkov, 15. 6. (Loŝkarivska infankol.); L a b o r A g e, Novjorko, aŭg.; L e R é v e i l O u v r i e r, Nancy, 31. 7., 6. 7. (kun mencio pri «S-ulo»); S i g n a l e n, Stokh., 8. 8., 22. 8. (pri postkongr. ekskurso en Saksa Svisio de Eriksson); S o c i a l d e m o k r a t e n, Stockholm, 9. 8.; D a i l y W o r k e r, Novjorko, 6. 8. (ankaŭ pri SAT); R u s s k i G o l o s, Novjorko, 21. 7.; L e n i n e c, Ivanovo-Vozn., 14. 8.; G l o s Z a g l e m b i a, Polio, n-o 32; H a m b. V o l k s z t g., Hamburg, 18. 7. (titolo: «Lab. korespondado»); L e C r i P o p u l a i r e, Creil, 19. 5., 26. 5., 9. 6.; L’ A v a n t – G a r d e, Tours, 18. 5.; L e P o p u l a i r e, Paris, 22. 5., 25. 5., 10. 6., 1. 7., 21. 7.; L’ E m a n c i p a t e u r, Bourges, 26. 5.; L’ I n t e r n a t i o n a l e d e l’ E n s e i g n e m e n t, Paris, apr./majo.
Pri la SAT-Kongreso informis:
A r b e i t e r z t g., Frankfurt, 28. 6.; V o l k s s t i m m e, Frankfurt, 11. 6., 20. 7.; V o l k s z t g., Mainz, 14. 6., 8. 8.; R h e i n. W a r t e, Coblenz, 9. 7.; H a m b. E c h o, Hamburg, 6. 8., 9. 8.; S i g n a l e n, Stockholm, 1. 8., 15. 8.; S u n d a y W o r k e r, London, 18. 8. (kun bildo); D a i l y H e r a l d, London, 15. 8. (kun bildoj); G l o s Z a g l e m b i a, Polio, n-o 30; L e i p z i g e r V o l k s z t g., S ä c h s. A r b. – Z t g., Leipzig, 3.—9. aŭg. ĉiutage; M o n d e, Paris, 3. 8. (en esp-o); A I Z, Berlin, 1. 8. (bildoj k salut-teksto); D r o i t d u P e u p l e, Lausanne, 6. 8.; I T F – B u l t e n o, Amsterd., 15. 8. (kun bildo); P o l s k a W o l n o s c, Varsovio, 4. 8.
Peresper. materialon enpresis:
A r b e i t e r z t g., Frankfurt, 26. 6.; V o l k s z t g., Mainz, 27. 6., 2. 7.; W o r k e r s L i f e, London, 1. 8.; J u n a l a b o r i s t o, Novosibirsk, 23. 5., 25. 5., 11. 6.; J u n a L e n i n a n o, Novosibirsk, 16. 5., 30. 5.; S o v e t s k a j a S i b i r, Novosibirsk, 1. 8. (presigis salutlet. al Peuvag-presejo, Leipzig, k menciis samtempe SAT k «S-ulo»n); D e r A r b e i t e r, Novjorko, 6. 8.; K r a s n i j T i l, Ivanovo-Vozn., aŭg.; L e n i n e c, Ivanovo-Voznes., 14. 8.; S ä c h s. A r b. – Z t g., Leipzig, 27. 8.
Pri SAT raportis:
P o l s k a W o l n o s c, Varsovio, 4. 8.
NIA POŜTO
14 663. — La plej bona konsilo, kiun oni al vi povas doni, estas, havigi al si la nun presatan Plenan Vortaron de Esperanto.
11 199. — Viaj versoj estas bone faritaj, sed ni ankoraŭ ne decidis, ĉu k kiam ni uzos en «S-ulo». Pri Plena Vortaro legu raporton en n-o 256. Dato de apero ne estas precize fiksebla. «Futbalo» ne estas oficiala radiko. La duobla «de» estas nepre evitinda. Vi prefere faru dependan frazon «ke vi ricevis . . .» Kvankam la akuzativo ne estas malkorekta, ĝi estas peza k nekutima.
8404. — Viaj diroj sur via PK sen dato estas sendube interesaj, sed mi ne sukcesis deĉifri vian skribaĵon. Sekve?
Red.
ENHAVO:
paĝo
- Historio de l’ Pacifika Sindikata Movado . . . 525—26
- Alia Sakko-Vanceti-afero en Usono 526—27
- Laborista Kondiĉaro en Aŭstrio . 527—28
- El la vivo kaj agado de rusaj religiaj sektoj . . . 528—29
- Travivaĵo . . . 528—29
- Grandaj infanoj . . . 529
- Laboristaj rajtoj en Danio . . . 529
- Triumfo de la tekniko . . . 530
- Kiam fine unuecigo de l’ alfabetoj? 530
- El la historio de l’ Socialismo . . 530—31
- Diskutejo . . . 531
- Sennaciula Junulara Paĝo . . 532
- La unua kongreso de la genepoj de Lenin . . . 533
- Tra Esperantio . . . 534—36
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 260, 26 de setembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
5-a Jaro. N-o 260 — APERAS SEMAJNE — 26. Septembro 1929
[BILDO p.1 | 44,4,56,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
KIO ESTAS LA IWW?
Malkaŝema klarigo pri ĝiaj principoj, celoj kaj metodoj
En la lastaj n-oj de «S-ulo» ni prezentis al la Legantaro ekstraktojn el sensacia verko de Filips pri la laborista problemo en Usono. Fakte en la nuna momento, kiam la opinioj pri vivkondiĉoj kaj laboro de l’ proletoj en Usono estas tiom diferencaj eĉ en niaj vicoj, ŝajnas tre necese konigi al la SAT-anoj serion da dokumentaj artikoloj pri la problemo. Ĉiu el niaj legantoj havos tiel la eblon formi al si opinion.
En la publikigitaj ĉapitroj pri mastra diktatoreco kaj arbitro en Usono tre ofte oni povis renkonti la nomon de revoluciema organizo IWW (Industriaj Laboristoj de la Mondo) en rilato kun abomenaj persekutoj kaj subpremaj agoj. Multaj ĉe tiu legado estos ekdemandintaj sin, kiaspeca estas tiu organizo tiom nekonata en la eŭropaj laboristaj rondoj. Nu, ni antaŭnelonge ricevis de usona SAT-ano tradukon, kiu klarigas koncize celojn kaj principojn de tiu organizo tiom kruele persekutata de la usona kapitalistaro. Ĉi tiu traduko prezentas kvazaŭ la logikan kompletigon al la antaŭa artikol-serio, helpante klarigi la formojn kaj metodojn de la laborista klasbatal-movado en Usono. Ĝi tial sendube trovos same bonan akcepton ĉe niaj legantoj kiel la antaŭa pri-usona materialo. — Red.
1. La IWW¹
Preskaŭ ĉiu en Ameriko estas aŭdinta aŭ leginta, pri la organizo nomita LA INDUSTRIAJ LABORISTOJ DE LA MONDO, aŭ la IWW, kiel oni komune nomas ĝin, sed tre malmulte da personoj scias, kion ĝi reale prezentas kaj kion ĝi volas realigi. Ĉirkaŭ la nomo «IWW» elkreskis vasta rikolto da miskomprenoj. La gazetaro de la lando estas doninta al la IWW staton en la publika opinio, kiu tre malmulte akordas kun la faktoj. Tial ni estas certaj, ke vi interesiĝos je aŭtoritata klarigo pri la principoj, celoj kaj metodoj de la organizo, tiom kiom pri aliaj trafaj faktoj.
¹ Noto de la tradukinto: Elparolu la literojn «IWW» kiel «IŬŬ».
Kelkaj miskomprenoj pri la IWW
La opinio estas komuna inter la ĝenerala publiko, ke la IWW estas sekreta organizo; ke ĝi ĉefe konsistas el eksterlandanoj; ke ni estas organizo konspir-
[BILDO p.1 | 35,47,62,69] Desegnaĵo: forta laboristo kun krucigitaj brakoj antaŭ fabrikaj konstruaĵoj kaj kamentuboj; sube grandaj literoj «I WILL WIN» kaj la subskribo de la desegnisto.
La subskribo kun la 3 komencliteroj de l’ organizo (IWW) signifas tradukite: «Mi volas venki».
anta en la mallumo por fari perfortagojn kaj elverŝi sangon, detrui vivojn kaj posedaĵojn, kaj, fine, renversi la Usonan Registaron! Estas grandaj kaj potencaj organizoj en tiu ĉi lando, kiuj faras el tio sian specialan okupon, krei tiajn miskomprenojn pri la IWW.
La IWW tute ne havas ion por fari kun politika revolucio, nek kun politika agado ia ajn, kiel vi facile komprenos, kiam vi estos leginta plue. Ni ne demandas viron pri liaj politikaj opinioj, ne pli ol ni demandas lin pri lia religio, aŭ kia estas la koloro de lia haŭto. Tio ne interesas nin. Ni estas nuligintaj ĉiujn tiajn enklasigojn inter niaj kunhomoj. Fakte, tiom neinteresataj ni estas, kiel organizo, je politikaj, religiaj aŭ rasaj problemoj, ke ni ne permesas tian propagandon en nia organizo, kiu tendencas fortiri la atenton for de niaj celoj kaj alkonduki al malpacado kaj disrompiĝo.
Ni enklasigas, anstataŭe, niajn kunulojn laŭ ilia ekonomia stato en la socio, en kapitalistan aŭ parazitan klason, kaj laborulan klason. Ni centrigas nian atenton sur demandon, kiu egale koncernas ĉiujn, nome, la ekonomian demandon, donante pasantan atenton al aliaj demandoj nur kiam aliaj fluoj transpasas nian vojon kaj malhelpas nian laboron, aŭ por pure edukaj celoj, sed neniam por propagandi por unu partio, kredo aŭ raso prefere al alia.
La IWW estas revolucia Labor-Unuiĝo
La iniciativo por formi la IWW-on komenciĝis en 1904, sed la formado de la nova labor-unuiĝo efektiviĝis ĉe granda kunveno en Ĉikago (Chicago) en 1905, kiam la principoj, celoj, metodoj kaj strukturo de la organizo deklariĝis kaj aprobiĝis, restante neŝanĝitaj ĝis hodiaŭ mem laŭ tutaj siaj ĉefaj trajtoj. La IWW fariĝis laborunuiĝo tiam, kaj tia ĝi estas restinta ĝis nun. Iu, kiu provas diri al vi alion, misreprezentas ĝin. La-anoj de tiu ĉi ekonomia movado ne havas siajn okulojn sur la registaraj domegoj, kiel la politikaj partioj, sed sur la fabrikoj, muelejoj, laborejoj kaj aliaj lokoj de la produktado kaj dissendado. Ni ne diferencigas inter la enlanda usonano rajtigita voĉdoni kaj la eksterlandano, kiu ne havas tiun rajton. Ĉiu, kiu laboras por salajro, ĉu viro, virino aŭ infano, estas inda aniĝi kaj havas la permeson voĉdoni en la unuiĝo.
La IWW estas industria Mond-unuiĝo
La fondintoj de tiu ĉi nuntempe mondfama laborunuiĝo donis al ĝi la nomon LA INDUSTRIAJ LABORISTOJ
— pàgina 2 —
538 — SENNACIULO
DE LA MONDO, tiel montrante, ke la celo de la organizo estas unuigi ĉiujn industriajn laboristojn de la mondo en unu anaron. Tiu celo ankoraŭ ne estas efektiviĝinta, sed la limoj de ĝia influo etendiĝas ĝis malproksime. Administrejoj estas formitaj en Anglio, Aŭstralio kaj Sud-Afriko; en Meksikio, Argentino kaj Ĉilio; en Skandinavio kaj aliaj landoj. La ĉefa pretendo de la IWW por esti mondunuiĝo, estas tamen bazita sur la fakto, ke ni estas influintaj forte aliajn laboristajn organizojn kaj estas instigintaj ilin alpreni nian programon aŭ spirite aŭ laŭlitere.
Kvankam la nuntempa kotizpaganta membraro estas malpli ol centmilo en Usono, ni estas potenca mondforto. Oni estas disdoninta pli ol milionon da membro-kartoj, kaj niaj membroj nun troviĝas en ĉiuj landoj sub la suno. Oni trovas ilin en la minejoj en Ŝpicbergen proksime al la Norda Poluso. Ili troviĝas ĉe la balenstacioj en Sud-Georgio, en la direkto al la Suda Poluso. Vi povas trovi ilin en ĉiu ŝipo sur la maro, portante la semon de nia propagando al ĉiuj havenoj kaj plantante ĝin en fruktodona tero sur malproksimaj marbordoj.
Nuntempe, kiam ĉiaj aliaj sociaj teorioj estas malsukcesintaj kaj donas nenian promeson estontan, la IWW staras sole en la pensoj de la laboristoj tra la mondo kiel la estro de la situacio. Laŭ tiu senco la idealo de la fondintoj estas efektivigita. Nun restas transplanti la ideon el la cerboj de la laboristoj en la teron de la industria vivo, kaj la ideo de la fondintoj estos kompleta realo. Kun la helpo de la industriaj unuiĝanoj en la aliaj landoj ni esperas realigi tiun ĉi projekton, baldaŭ formante INDUSTRIAN MONDUNUIĜON.
2. La IWW-Historio skribita per sango
De la komenco la IWW konsistis precipe el okcidentaj ministoj, metallaboristoj, fervojistoj kaj migrantaj laboristoj. En la kuro de la jaroj ĝi etendis sian agadon al kelkaj industrioj kaj havas nun 29 Industriajn Unuiĝojn naciajn. Kaj unu, la Industria Unuiĝo de la Transportistoj de la Maro, eĉ nun provas atingi internacian superregadon. Tiujn ĉi Unuiĝojn vi trovos vicigitaj pli poste. Granda parto de la membraro konsistas el migrantaj laboristoj, kaj la unuiĝoj plej fortaj estas tiuj formitaj de la ministoj, la lignaĵistoj, la terkulturistoj, la konstruistoj, la mar-transportistoj, la metalistoj, la tekslaboristoj kaj la fervojistoj.
La organizo estas kondukinta multajn grandajn kaj negrandajn strikojn en multaj industrioj kun varia sukceso antaŭe, sed lasttempe kun tre granda sukceso. Pli ĝuste la IWW estis sukcesplena en la plibonigado de la migrantaj laboristoj en la terkultura, mina kaj lignaĵa industrioj, kaj ankaŭ la martransportistoj kaj la getekslaboristoj estas akirintaj grandajn profitojn sub la flago de la IWW. Antaŭ la apero de la IWW, kaj dum ĝiaj unuaj jaroj, la sorto de la migrantaj laboristoj, kiuj ĉirkaŭvagis la landon kun siaj lankovriloj sur la dorso, estis senespera. Se viro unufoje estis falinta en iliajn vicojn, restis malmulte — aŭ neniu espero por li, iam denove leviĝi socie. Li estis efektive «Down and out». (NT. Angla frazo signifanta: malsupren kaj for.) Estas malsame hodiaŭ — dank’ al la IWW. Tiuj laboristoj nun havas esperon, memrespekton kaj povon pro ilia organizo.
Sed ni ne povas paroli detale en tiu ĉi nelonga klarigo.
Nature, la ĉefa agado de la organizo ĝis nun estis eduka. Ĉe la plenumado de tiu ĉi laboro ĝi multfoje estis en konflikto kun la estraroj pri libera parolrajto, presrajto kaj kunvenrajto.
Tradukis SAT-ano 1781.
laŭ 3-a reviziita eldono de samtitola broŝuro publikigita de IWW 555 W. Lake St., Chicago, Ill., Usono.
ALIA «SAKKO-VANCETI»-AFERO EN USONO
(Fino. Vidu antaŭan n-on)
La strikantoj de Gastonia antaŭ la tribunalo
Pli kaj pli evidentiĝis, ke la strikantoj ne estos defendataj de la polico kontraŭ la atakoj de la banditaj agentoj de la kompanio. Male, la polico ankaŭ atakis ofte la tendaron de la strikantoj. Pro la teroro multaj gestrikantoj eklaboris en la fabriko kun la firma kredo, ke ili denove ekstrikos baldaŭ. Post la 5-a de junio la aktiveco de la strikantaro plivigliĝis. Multe da gelaboristoj denove ĉesigis la laboron. Sed ankaŭ la atakoj de la polico plioftiĝis kaj sangiĝis. Multe da strikantaj virinoj, geknaboj estis kruele batataj. En la tuta striko tamen la provokantaj agentoj de la kompanio havas la plej abomenindan rolon. Foje iu kompania agento pafis sur K-don Fred Bil (Beal), la organizanton de la Sudaj tekslaboristoj. Lastmomente strikanto batis la brakon de la agento; sekve la kuglo trafis la tergrundon. La fabrikestroj faras ĉion por efektivigi la areston al K-do Fred Bil je kia ajn kosto. La strikantaro estas senĉese provokata. La plano de la fabrikestroj estis detrui la tendaron de la strikantoj kaj forpeli la gvidantaron de la gestrikantoj el Gastonia. Por povi rezisti la atakadon, fine la strikantoj estis devigataj iel armi sin, ĉar la «Justeca Leĝaro» usona ne protektis, sed male atakis iliajn rajtojn.
Policestro, s-ro Aderholt decidis energian likvidon al ĉi tiu striko. Li kun 4 policoficiroj veturis aŭtomobile en la tendaron de la strikantoj. Tendar-gardisto demandis ilin: «Ĉu vi havas arestleteron»? «Ni ne bezonas tion», unu el ili respondis. Tiam 3 policoficiroj atakis la tendar-gardiston. Ĵetinte lin sur la teron, la policoficiroj piedbatadis lin, ĝis kelkaj strikantoj alvoke kriis al ili: «Liberigu lin.» Policoficiro ekfuriozis pro ĉi tiu alvoko, kaj li per pafo vundis strikanton. Granda tumulto, interpafado sekvis, en kiu la policestro Aderholt grave, kaj unu strikanto kaj tri policoficiroj negrave vundiĝis.
Mortminaco al 15 strikantoj
Polica forto estis alarmata. Teroro ekregis pli draste en la urbeto, kiu aspektis kvazaŭ en senviva stato. Oni pelis, ĉasis la strikantojn, tute kiel sovaĝajn bestojn. Pli ol cent gestrikantoj estis arestataj. Por konfesigi oni turmentis la arestitojn per larmogaso. Banditaj agentoj de la fabrikestroj eĉ faris planon por linĉi la arestitajn gegvidantojn de la Nacia Tekslaborista Unio, kiu lab. organizo batalas por la interesoj de l’ usona tekslaboristaro. La burĝaj ĵurnaloj en Gastonia kaj en tuta Usono postulas la mortkondamnon al 15 tekslaboristoj. La ĵurnalo «Gastonia Gazette» publike alvokis la juĝistaron por mortkondamni «ĉi tiujn malbenitajn bolŝevikojn». Ĝis nun iom post iom granda parto de la arestitoj (ili nombris pli ol 100) estis liberigata je kaŭcio de 2000 dolaroj po unu.
Arestitaj restis 23 grave akuzitaj Gekamaradoj, el kiuj ĵus nun kaŭze de akrega protestado de la Usona klaskonscia proletaro oni liberigis 3 K-dinojn: Vera Bŭŝ[?] (Bush), Ami Ŝehter (Schechter), kaj Sofio Malvin, je kaŭcio de 5000 dolaroj (!) po unu. Ili ĝuas nun kondiĉan liberon provizoran. La kaŭcioj por ĉiuj liberigitaj Gek-doj devis esti deponataj de la Internacia Ruĝa Helpo, kiu financas ankaŭ la defendon de ĉiuj niaj akuzitaj Gek-doj dum la proceso. La 20 grave akuzitaj «ĉefkulpuloj» per nenia kondiĉo nek kaŭcio povas esti liberigotaj. 15 el ili laŭ ia koncerna paragrafo en la usona leĝo devos esti ekzekutataj.
Karakteriza situacio en N. Karolino
Ĉie en la tuta mondo la laboristaro devas sciiĝi pri la neaŭditaj maljusteco kaj subpremo al la usona proletaro. Nova Sakko-Vanceti-afero estas ripetota. En Usono la tuta publika opinio rekonata eĉ en reakciaj gazetoj estas, ke la nuna akuzo kaj proceso estas intrigo por venĝi sin je la strikantaro. La kapitalista justeco false akuzas por havi pretekston por murdi laboristajn gegvidantojn, «kiuj per siaj malbenitaj agitadoj incitas la kontentajn gelaboristojn al strikoj kaj ribeloj».
[REKLAMO p.2] Renoviginte vian abonon al SENNACIULO via semajna esp. gazeto ne forgesu ankaŭ la monatan literatur-scienc-pedagogian revuon de SAT LA NOVA EPOKO. Ĉiu kajero estas 32-paĝa. Informiĝu pri ĝia enhavo mendante prov-numeron je la prezo de 0.35 mk. g. Postulu abon-kondiĉojn ĉe Administracio de SAT, Colm-str. 1, Leipzig O 27.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 539
Por karakterizi la gradon de «kontent-ebleco» ĉe la tekslaboristaro usona ni citas ĉi tie eltirojn el 2 oficialaj raportoj de «burĝaj» Komercaj Ĉambroj en Norda Karolino:
«Laborforto estas sufiĉe malalta en N. K. La horsalajroj varias inter 18, 25, 32 cendoj por spertaj tekslaboristoj. La laborleĝoj koncerne labortempon kaj noktan laboron por virinoj estas malseveraj. Ordinara labortempo semajna estas 60 horoj. Limigo por laborigi kromhorojn ekzistas nek por viroj nek por virinoj. Laŭ leĝo infanoj ne povas labori pli ol 11 (dekunu) horojn tage. La ŝtato Norda Karolino estas la plej konvena loko por instali tie fabrikojn kaj transigi ĉi tien entreprenojn el la Nordaj ŝtatoj.»
Komerca Ĉambro en N. K.
La usona proletaro kolektis unu milionon da protestsubskriboj kaj sendis ilin al la juĝistaro en ĉi tiu proceso. Sed tio ne sufiĉos. Ĉie en la tuta mondo la klaskonscia proletaro devas informiĝi pri tiu ĉi proceso kaj energie mobilizi sin por protesti kontraŭ la falsa akuzo kaj maljusta proceso al la 23 Gek-doj en Gastonia.
Vivu la internacia solidareco de la Tutmonda Proletaro!
Kompilis K-do Bonesper R (29), laŭ decido de la Novjorka SAT-anaro.
La Novjorka SAT-anaro petas la legantojn de «S-ulo» traduki tiun ĉi artikolon nacilingven por enpresigi ĝin en lab. gazetoj diverslandaj. Tradukonto estas petata sendi n-on de l’ gazeto nacilingva, en kiu aperos la tradukita artikolo. (Rekompencota.) Adreso: K-do Bonesper R., p. a. Modern Bookshop, 350, East 81st. str. New York City.
DU PIONIROJ FORPASIS EL LA MONDO
La 7-an de aŭgusto mortis Viktoro L. Berger, la unua socialisto, kiu fariĝis ano de la Usona Parlamento. Spite pluvo pli ol centmil personoj preterpasis honore lian korpon en la urbhalo de Milŭaki (Milwaukee) kaj sekvis ĝin al tombo. Kondolencojn sendis Brita Labor-Partio, germana kaj aŭstria socialistaj partioj. Malbonŝance tramvagono trafis lin en la strato kaj la 69-jarulo ne povis venki sian vundon. Estas stranga koincido, ke la sola alia socialisto, kiu iam sidis en la parlamento, Mejer London, ankaŭ perdis sian vivon en veturila akcidento.
[BILDO p.3 | 21,41,34,58] Portreto de Viktoro L. Berger: maljuna kalva viro kun rondaj okulvitroj, liphararo, malhela jako kaj kravato.
Berger naskiĝis en Nider-Rebak (Nieder-Rehback), Aŭstri-Hungario, en j. 1863. Ankoraŭ junulo 18-jara, li enmigris Usonon kaj fine fariĝis instruisto en Milŭaki en la ŝtato Ŭiskonzin (Wisconsin). Unu el la organizantoj de l’ Socialista Partio, konata verkisto kaj paroladisto, li helpis kapti la estrecon de sia hejmurbo. Fakte ĝis nun socialismo estas ĉefe importo en Usono kaj radikiĝis nur inter la germanoj en Milŭaki, la tielnomataj pensilvania¹-holandanoj en Reding kaj en la kosmopolitaj kvartaloj de la hebreaj vestfaristoj en Ĉikago kaj Novjorko. La putreco de l’ politikaj partioj en Usono estas mondfamaĉa, sed Berger sukcesis purigi per socialista administrado la urbon kaj sesfoje lia distrikto elektis lin esti parlamentano. Dufoje pro lia kontraŭstaro al la milito la registaro rifuzis permesi, ke li okupu sian pozicion, ĉar per prispionada leĝo li estis ricevinta kondamnon al 20 jara malliberigo, kaj lian ĉiutagan ĵurnalon la poŝto rifuzis porti de 1917 ĝis 1921. Poste la Supera Tribunalo («Suprem Court») nuligis la juĝon. Bedaŭrinde lastjare li ĵus perdis la elekton.
¹ Pensilvanio estas unu el la ŝtatoj, kiuj konsistigas Usonon.
Spite sia dummilita persekutiĝo li ne konsentis je la komunista vidpunkto kaj senkaŝe diris, ke li aprobas la taktikon de Makdonald, ne de Lenin, kiam la Socialista Partio splitiĝis. Solulo en la parlamento dum la postmilitaj jaroj, li pledis por pensioj por la maljunuloj, subteno por la senlaboruloj, protekto al la sindikatoj kaj al la virinaj kaj junaj laboristoj, justeco por Debs, Muni, Sakko kaj Vanceti kaj aliaj viktimoj de l’ kapitalista leĝo. Eĉ liaj politikaj malamikoj admiris lian honestecon kaj kapablon. La Usono de la morgaŭo pli multe honoros lian memoron ol la Usono de l’ hieraŭo.
* * *
La mondo estas iom pli malriĉa pro la morto de Eduardo Karpenter, mondkonata brita poeto, verkisto kaj socialisto. Li estis talenta herezulo, kiu kiel junulo edukiĝis por eniri la servon de la eklezio. Sed li ne povis akcepti la dogmojn. Multe influis lin la usona poeto Ŭalt Ŭitman (Whitman), kiu esprimis la forton, la senkaŝan ĝuon de la korpo kaj liberon de pensado, kiuj karakterizas la pionir-epokon. Karpenter penis iom imiti ankaŭ Toro (Thoreau) en sia simpla vivmaniero. Longan poemon li verkis «Al Demokratio», ankaŭ la socialistan himnon «Anglio Leviĝu». En lia verko «Civilizo: Ĝia kaŭzo kaj kuraco» li efike atakis la trompon, la nemeritan memfieron de moderna kapitalisma socio. Li helpis kun Moris (ankaŭ poeto kaj artisto) kaj Hindman (kiu unue prezentis la marksan teoriaron al angla legantaro) fondi Social-Demokratan Federacion. Li ankaŭ en «Maturiĝo de Amo» pritraktis seksajn aferojn kaj simpatie klarigis la duonvir-duonvirinan homon, kiu kredeble li mem parte estis. Lia korpo eluzita per 85 jaroj da vivado malaperos, sed la influo de liaj verkoj originalaj, pensigaj restos kiel daŭra monumento. (488)
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
19. Pri la historio de l’ himno «La Internacio»
(3-a daŭrigo)
Kelkaj vortoj pri Petro Degeter. Li naskiĝis en Gent (Gand) la 8. oktobro 1848. Lia patro, fabriklaboristo, havis ok infanojn kaj laborakiris 2.50 fk. tage. La familio venas al Lil (Lille); en la aĝo de sep jaroj Petro laboras en fabriko kiel «malgranda kroĉisto». Sed post laborfino li legas, studas; li sentas sin speciale altirata al la artoj kaj la muziko kaj sekvas dum du jaroj la kursojn de la konservatorio en Lil. Post reveno de l’ militservo li fariĝas lignomodlisto. Li praktikas tiun profesion en Lil ĝis 1902, epoko, en kiu li fiksiĝas en Sen-Deni (Saint-Denis). En 1921, okaze de la skismo okazinta en la vicoj de la socialista partio (S. F. I. O.) li deklaras sin partiano de la rusa revolucio, aliĝas al la komunista partio kaj estas en la nombro el delegitoj, kiuj en 1927 iras al Moskvo por ĉeesti la festojn de l’ deka datreveno de la Revolucio.
Tiuj estas la du aŭtoroj de La Internacio.
Ilia verko estis kantata unuafoje en Lil, je fino de julio 1888, okaze de festo organizita de la Sindikata Ĉambro de ĵurnalvendistoj. Komence de tiu horo, kaj en la jaroj sekvantaj, ĝi disvastiĝas en Rube (Roubaix), Armantje (Armentières), Turkŭen (Tourcoing) ktp…. unuvorte en la ĉefaj laboristaj centroj de l’ Nordprovincoj, kie la socialismo komencas disvolviĝi. Ĝi iras ĝis Gent. Sed ĝi ne forlasas la regionon, kaj aliloke ĝi estas nekonata.
Ses jarojn pli malfrue, la 26. majo 1894, «La Socialisto«, semajna centra organo de l’ Franca Socialista Partio, publikigas sub la subskribo de V. Savari (Savary) sufiĉe longan artikolon pri la verko de Potje. (Niaj Poetoj, Eŭgeno Potje). La Internacio en ĝi ne estas menciita. Ĝi estas en tia grado malmulte disvastigita ekstere, ke la proceso, kiun elvokis unu el ĝiaj reeldonoj, pasas preskaŭ nerimarkite. Jen, en kio konsistas tiu ĉi proceso:
En 1894 ano de l’ lab. partio, Arman Goselen (Gosselin), eks-instruisto, sekretario de l’ urbestro de Kodri (Caudry), publikigas popol-eldonon de l’ verko de Potje kaj de Degeter, destinita por la K-doj de Kambrezio¹. La prokuroro persekutas je akuzo de provoko al mortigo kaj ekscito de soldatoj al malobeo, la faman strofon:
Estrar’ nin trompis artifike, —
Por ni do — pac’! por ĝi — milit’!
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l’ vicojn sen hezit’.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, —
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi’.
¹ Regiono de Kambre (Cambrai).
— pàgina 4 —
540 — SENNACIULO
Kvankam nur temis pri reeldono, kvankam la kulpigita strofo jam prezentiĝis en la eldono Dantü (Dentu) de l’ Revoluciaj Kantoj kaj en la lil-aj eldonoj de l’ Internacio, Goselen estis denuncata al la tribunalo de Due (Douai) kaj kondamnata, la 11. aŭgusto 1894, je unu jaro da malliberigo (kiun li suferis en la arestdomo de Valansjen) kaj je monpuno da cent frankoj.
La kondamno de Goselen perdiĝas en la multobleco da persekutoj, kiujn la registaro Kazimir Perje-Düpüi (Casimir Périer-Dupuy) direktas tiam kontraŭ la socialistoj kaj la revoluciuloj ĉiutendencaj kaj precipe en la Nordo kontraŭ «La Laboristo» (semajna organo de l’ Lab. Partio). Apenaŭ «La Malgranda Respubliko» komunikas ĝin en sia n-o de 15. aŭgusto, sur la dua paĝo, en kelkaj linioj de Pol Mink (Paule Mink) sub la titolo «Kondamno de socialisto», kiuj difinas tre ĝuste la persekutitan kanton kaj insistas precipe je la doloriga situacio de Goselen, arbitre trafita de reakcia juĝistaro kaj kruele forŝirita de sia hejmo.
Du semajnojn poste, kiam ĉe la elirejo de publika kunveno farita de Jül Ged (Jules Guesde) en Kale (Calais), kolekto estas proponita je favoro de Goselen, pluraj civitanoj demandas, en kio konsistas la proceso starigita en najbara departamento kontraŭ kunbatalanto de l’ partio. Kaj, ekparolante, «Ged klarigas, ke Goselen estis kondamnita, ĉar li reeldonis la kanton La Internacio de l’ granda poeto Eŭgeno Potje, antaŭe jam publikigita de l’ presisto Dantü, kiu neniam pro tiu fakto estis kondamnata. Li aldonas, ke la strofo kondamnita de la juĝistaro koncernis, skribita sub la Imperio, al la armeoj de l’ despotoj kaj ke, per tiu ĉi kondamno la burĝa justeco prenis partion por la perfiduloj kaj la reĝoj-konspirintoj, pri kiuj parolas la Marsejezo¹.
La 12-a nacia kongreso de la Lab. Partio, unuiĝinta je la 14. sept. 1894 en Nant (Nantes), voĉdonas per aklamoj deklaron, kiu entenas jenan alineon: «Al la viktimoj de tiuj ĉi amasigitaj atencoj, kiuj nomiĝas Goselen, eks-instruisto de l’ Nordo, kondamnita je unujara malliberigo, ĉar li reeldonis revolucian kanton de Potje, aŭ Plekanof, trafita de eksterlandiga dekreto, la Kongreso sendas la esprimon de sia plej viva simpatio.» La Internacio, oni rimarkas, ne estas nomita en tiu ĉi protesto.
En la «Socialista Junularo»² de majo 1895, Henriko Pekri (Pécry) dediĉas al la verko de Potje studon dekpaĝan. Li citas nombron el liaj kantoj, da kiuj li reproduktas fragmentojn. La Internacio ne prezentiĝas inter tiuj, kiuj estas cititaj.
¹ «La Socialisto«, 8. sept. 1894, p. 4: «Ged faras malgrandan neekzaktecon, ĉar La Internacio estas aperinta post la tempo de l’ milito kaj la proklamo de l’ Respubliko.»
² Monata revuo de l’ scienca socialismo aperinta en Tuluz (Toulouse) sub la gvidado de Huberto Lagardel (Lagardelle) kaj de Jozefo Sarant (Sarrante). Ĝi ekzistis unu jaron.
Sed depost la sekvanta jaro la proleta himno ekfamiĝas. La 20. julio 1896 malfermiĝas en Lil (Lille) — kies urbdomo estis akirita depost la monato majo de la socialismo — la 14-a nacia kongreso de l’ Franca Lab. Partio. Tiu ĉi kongreso estas unu el la plej gravaj, kiujn dum la paso de l’ historio aranĝis la Lab. Partio. Proks. 200 delegitoj partoprenis ĝin. Ĉio, kion nombris la partio da spertaj kaj konataj batalantoj, ĉeestis: Jül Ged, Rene Soven (Chauvin), Jurd (Jourde), Sovane (Sauvanet), Karno (Carnaud), Antid Bŭaje (Boyer),
[BILDO p.4 | 39,27,64,57] Reproduktaĵo de artaĵo: batalanto kun ĵetita flago super amaso de falintaj korpoj kaj armiloj.
«LA FINBATALO» de Gyula Zilzer
deputitoj; Paŭlo Lafarg (Lafargue), Delori (Delory), urbestro de Lil; Johano Dormŭa (Dormoy), urbestro, ĝenerala konsilanto de Monlüson (Montluçon); Krebs, urbestro de ‘Ellem (Hellemmes); Henriko Geskier (Gesquieères), ĝeneralaj konsilantoj de l’ Nordo, Aleksandro Zevaes, membro de l’ nacia konsilantaro de l’ partio ktp. ktp.
Krome venis de l’ eksterlando Vilhelmo Libkneĥt (Liebknecht), Fiŝer (Fischer) kaj Singer, parlamentaj deputitoj, reprezentantoj de l’ germana socialdemokratio; Viktoro Adler, reprezentanto de l’ aŭstra socialdemokratio; Pablo Iglesias, Munoz kaj Kejido (Quejido) de l’ hispana lab. partio; Anastasiu, de l’ rumana lab. partio.
Uzante kiel pretekston la alvenon de l’ tri germanaj socialistoj, la reakciuloj, klerikaluloj kaj naciistoj de Lil, decidas malamikajn manifestaciojn, mobilizas siajn anojn, alvokas al la repuŝo siajn samreligianojn de l’ najbaraj urboj. Siaflanke la Lab. Partio algluas sur la muroj de Lil afiŝon adresitan al la laboristoj kaj tiel konkludantan:
«Vi venos multnombre por saluti kaj aklami viajn fratojn de ekstere, proletoj kaj socialistoj kiel vi, kiuj, kiel vi kaj kun vi, batalas por la liberigo de l’ Laboro kaj de la Homaro. Vi konfirmos per via ĉeesto vian volon konservi inter la popoloj tiun ĉi grandan pacon, kiu estas hodiaŭ la unua bezono kaj la unua depostulo de l’ laboristoj ĉiulandaj.
«Sed inter tiuj ĉi invititoj al nia kongreso, inter tiuj ĉi gastoj de via avangarda urbo, vi salutos kaj vi aklamos dufoje Libkneĥt, la homon, kiu en 1870, kiam la respublikana Francio estis forlasita de tuta Eŭropo kaj de siaj propraj regantoj, stariĝis kun la socialdemokratoj de Germanio kontraŭ la anekso al Elzasio-Lotaringio kaj pagis per dujara enkarcerigo sian opozicion kontraŭ la dismembrigo de la franca patrio.
«Vivu la socialista urbo Lil! Vivu la Lab. Partio! Vivu la Internacio de l’ Laboro kaj de l’ paco!»
(Finota.)
Aleksandro Zévaes. Trad. N. B.
★
Amo kaj amindumo
La vortoj «amo» kaj «amindumo» havas tute malsaman sencon.
Malpermesi «amon» al SAT-anoj estus pli ol ridinde, ĉar ne ekzistas homoj, al kiu ne estas konata ĉi tiu potenca prainstinkto, iranta laŭ sia propra vojo ofte malgraŭ ĉiaj trafaj argumentoj de la racio. Estus tre kurioze ĉirilate fari iajn «rekomendojn».
Sed tute alia afero estas la «amindumo», t. e. amludado, flirto. Ĝin ni devas kontraŭbatali tutforte, elpeli ĝin el niaj SAT-rondoj al burĝaj medioj, kie estas ĝia vera kampo. Serioza homo — kaj tiaj ni SAT-anoj ja celas esti antaŭ ĉio — malŝatas kaj evitas ĉiajn vivludojn, precipe amludon, ĝuste pro ĉi ties ofte neripareblaj sekvoj: dum unu ludis, la alia malfeliĉiĝis por la tuta vivo.
Viro kaj virino, kamarado kaj kamaradino, aliru unu la alian fideme kaj serioze. Se evidentiĝos, ke la alproksimiĝo estis eraro — oni diru tion kun sama fido kaj malkaŝemo. Nenian ludon! Kaj kun la amindumo malaperu ĉe ni ĉiuj atributoj, uzitaj kaj uzataj ankaŭ en proletaj rondoj por reciproka nenatura allogado, penanta montri la komercaĵon de bona flanko (laŭ rusa proverbo).
Ni vestu nin belguste, sed simple kaj oportune; ni deklaru militon al luksaj vestoj kontraŭnaturaj, altaj kalkanumoj, barbaraj oraj ornamaĵoj kiel ĉiaj ringoj, braceletoj k. a. falsaj bukloj, ŝminkitaj vizaĝoj kaj pudritaj nazoj!
SAT-anino 4227
[REKLAMO p.4] Ekzistas ankoraŭ multaj laboristaj esperantistoj, eĉ SAT-anoj, kiuj pli malpli malatentas sian klasan devon, ĉu kunlaborante al neŭtralaj organoj, ĉu informante ilin prefere ol Sennaciulo-n, ĉu alimaniere. Tial ni kontentas sciigi, ke ree estas havebla la bonega varba broŝuro de K-do E. Lanti FOR LA NEŬTRALISMON! 3-a eldono plivastigita, 32-paĝa, enhavanta krom la aldonoj de la 2-a eldono ankoraŭ novan enkondukan parolon de l’ aŭtoro kaj tre koncizajn kaj trafajn difinojn pri «sennaciismo, patrio, revolucio» k.a. Prezo: 0.30 mk. g. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— pàgina 5 —
ENHAV-TABELO DE LA 5-a JARKOLEKTO DE SENNACIULO
A. Socipolitiko (Paĝo)
- La faŝisma edukado — 1
- Papo kaj faŝismo — 197
- El Italio — 313
- En batalo pro la mondmerkato — 3
- Internacia politiko k militdanĝero — 25
- Kiun signifon havas la tuteŭropa movado — 49
- Kapitalismo super Afriko — 57
- La vera vizaĝo de la Ligo de Nacioj — 77
- La minaco de Hindio — 149
- Parlamenta reĝimo kaj karbo — 229
- La unueco de Eŭropo estas teknika problemo — 157
- Ĉinio kaj Eŭropo — 169
- La lukto por aervojoj en Afriko — 199
- La venonta venengas-milito — 249
- Ĉu likvido de l’ milito? — 407 419 431
- La internacia armado — 442
- La nesolvita problemo de la Riparpagoj — 513
- La formiĝo de tutm. trustoj karakterizas la progresantan disvolviĝon de la kapitalismo — 393
- La kalvario de la nigra raso — 501
- La negra problemo en Ameriko — 139
- Pro kadavro de kadavriginto (Foŝ) — 250
- La batalo de l’ aŭstria laboristaro — 26
- Pri la faŝismo en Aŭstrio — 429
- Laborista kondiĉaro en Aŭstrio — 527
- La bazo de l’ novaj milit. konfliktoj en Ĉinio — 102
- La amerika danĝero — 113
- Pri Sandino, la granda patrioto de Nikaragvo — 104
- El Usono — 105 311 372 383
- La sudamerika konflikto — 160
- Problemoj el Ameriko — 262
- Kiel riĉaj estas la laboristoj usonaj — 263
- La financa superregado en Usono — 286
- La usona imperialismo — 345
- Strikoj en Eldorado — Suda Usono — 346
- La laborista problemo en Usono (laŭ Filip) — 417 430 442 456 470 498 503 514
- Alia «Sakko-Vanceti»-Afero en Usono — 526 538
- El Meksikio — 312
- El Argentino — 130
- Lab. vivo en Argentino — 71
- Lab. mizero en Brazilio — 72
- Problemo de l’ elmigrado — 499
- Letero el Aŭstralio — 472
- Kelkaj faktoj pri Ĉinia Orienta fervojo — 454
- El Ĉinio — 473
- Infanlaboro en Ĉinio — 311
- Salajro de laboristinoj en Japanio — 265
- Fortiĝo de japanaj prol. partioj — 383
- Ŝpinistinoj venkis (Jap.) — 252
- Letero el Persio — 159 171 406
- El Alĝerio — 502
- Plena demokratio (Svedio) — 12
- El Svedio — 286
- Konflikto en Jugoslavio — 18 34
- Senbrida faŝismo en Jugosl. — 347
- Nova Politika Revuo (Jugosl.) — 360
- El Jugoslavio — 395
- El sendependa Ĉeĥoslovakio — 59
- Ruĝa urbeto en blankterora lando (Ruman.) — 313
- Vivo de revoluciuloj en Polio — 68
- La teroro kontraŭ lab. organizoj en Polio — 348
- Plifirmiĝo de l’ faŝ. reĝimo en Polio — 372
- Pri pola maldekstra soc. partio — 458
- El Litovio — 123
- En Litovio sub la faŝismo — 159
- La sekvoj de sendependiĝo (Litovio) — 238 251 264 277
- Letero el Latvio — 230
- Nova viktimo de demokrata sociordo (Esto.) — 219
- Iom pri ekonomia k polit. situacio en Estonujo — 444
- El Hispanio — 42 50 220
- Panon! Laboron! (El Hung.) — 199
- La «nacia festo» en Hispanio — 516 524
- Vivu la neŭtraleco! (Belgio-Hung.) — 418
- Hung. labor. ne rajtas kanti — 432
- Ministaj strikoj en Hungario — 239
- Kontraŭ la teroro en Bulgario — 161
- La pormilitaj elspezoj de Bulgario — 287
- Komunist-arestoj en Bulg. — 300
- Sub la unuamaja standardo (Bulg.) — 347
- Interna stato de Bulg. — 358
- Strikmovado en Bulg. — 394
- La klasbatala situacio en Bulg. — 515
- Laborkond. en belga vitrofabriko — 301
- Laboristaj rajtoj en Danio — 529
- Justeco en Francio — 313
- Haliŭen la Ruĝa — 103
- La homaj rajtoj — 66
- La Milito venas — 515
- La senkulpeco de Vanceti — 180
- Senlaborula klubo en Barnsli (Britio) — 58
- Naciismo al lernantoj en Germanio — 58
- Germ. kapitalismo en Ruhr-distrikto — 70
- Fervojista vivo en Britl. — 70
- Kamparlab. mizero en Bavario — 140
- Letero el Londono — 37
- Socialismo en Islando — 86 95
- Vojdisiĝo — 182
- Mobilizi — 181 232 244 291
- Kaŭzo de senlaboreco en Kassel — 335
- Kiel laboristoj plendas en Germ. — 472
- Flandrio al la flandroj — 52
- Por la sendependeco de Flandrio — 180
- La Flandra movado — 455
- Floras la blankrusa kulturo (Ĉarot) — 336
- La nacia reviviĝo en Blankrusio (Bjadula) — 407
- Floras la bretona literaturo — 421
- Nova organizmaniero — 325
- La kreiĝo de super-ŝtato — 301
- Komunumo je nomo de R. Luksemburg — 20
- Antisemitismo en USSR — 143
- Peza industrio en Sovetio — 161
- Terkulturo k regna komerco en Sov. — 171
- Moncirkulado en Sovetio — 203
- Ekstera komerco en USSR en pas. jaro — 242
- 10 jaroj de popola komisario por sankonservado en Sovetio — 219
- Ŝparmovado en Sovetio — 267
- Proleta ŝparado — 432
- Tago de lab. gazetaro — 276
- El vivo kaj agado de rusaj religiaj sektoj — 528
B. Memorartikoloj (Paĝo)
- Datreveno dekjara kaj dekunu-jara — 41
- Datrevena memorigo (milito) — 42
- La Ruĝa Marto — 217
- Roza Luksemburg k Karl Libkneĥt — 122
- (Mi estis, estas, estos; El Junius-broŝuro) — 123
- Antaŭ 10 jaroj en Siberio — 180
- Sovet-Hungario — 230
- Antaŭ 10 jaroj en Hungario — 385 433
- Unua de majo — 273
- La Komuno de 1871 k ĝia plej aĝa postvivanto — 209
- Eho de l’ Pariza Komuno en la cara Rusio — 291
- Sakko-Vanceti — 471
- Du pioniroj forpasis el la mondo — 539
C. Sociologio, filozofio, historio
- Al la direkto de morgaŭa ruĝo — 9
- Tial mi ne povas kredi je dio — 17
- Kiel festi Kristnaskon? — 101
- La homa socio sub influo de konscia edukado — 177
- La meĥanika epoko k la homa feliĉo — 261
- La ekzakta kono — 285
- Leonard Nelson — 67
- H. Bergson, filozofo de l’ entreprenisto — 93
- El la filozofio de Klaŭdo Bernar (Bergson) — 94
- Bazaj principoj de l’ marksismo — 138
- Inteligento, filozofio k marksismo — 237
- La filozofio de l’ marksismo — 370
- Klerigo de l’ laboristaro — 381
- Kulto al kadavroj — 36
- Tradicioj, kultoj, ceremonioj en Japanio — 129
- La potenco de l’ mistikismo (J. d’ Ark) — 297
- Liberigo el mistikismo — 298
- La morto de la Virgulino (J. d’ Ark) — 348 372
- La troloĝateco de l’ mondo — 405
- Modernaj sociaj ideoj en la Antikveco — 453
- Pliintensigo de lab. kulturo — 36
- Pri proleta literaturo — 33
- Pri malpermeso de alkoholaĵoj en Usono — 189
- Ĉu ili estis sennaciuloj? — 220
- Du mortovortoj — 161
- Internaciistaj pensoj — 325
- Kio estas inteligenteco? — 126
- Pensi — Kredi — 279
- Dubi — 303
- La kamentubo — 520
- Dornoj — 51
- La cerbo de Lenin — 139
- Pri klasbatalo — 394 503
- La anglaj elektoj k virinoj — 360
- Ĉu ĉiam estis sklavo la virino? — 4
- Pli science ol scienculoj — 361
- Krimo de la Ironio — 431
- Skizoj el libro «Super la Fordismo» — 302
El la Historio de l’ Socialismo:
- La Sen-Simonismo — 29
- La cirkulada teorio de Leru — 44
- L. Blan — 60
- K. Marks — 73
- Kolektivismo — 80
- Individuismo — 97
— pàgina 6 —
- Anarkismo — 132
- Ed. Vajan — 144
- Furierismo — 222
- Kolins — 256
- Buonaroti — 314
- La komunismo de Tabor — 338
- La ĉartismo — 447
- Pri la himno «La Internacio» — 507 518 530 539
Ĉ. Kooperativa movado
- Iom pri la kooperativa movado en Svedio — 2 11 19 27 43 51 58 69 89
- Kooperativa movado en Portugalio — 70
- Per kooperado al socialismo — 151
- Kooperado en Hindio — 312
- Patro de ukraina kooperacio — 337
- Konsum-kooperativo Leipzig-Plagvic — 396
- Koop. movado en Mezgermanio (Halle) — 419
D. Sindikata movado
- Historio de la Pacifika Sindikata Movado — 525
- La evoluo de prof. k fakunuiĝoj ĉe la aŭstria ferv. — 53
- Trafika evoluo en Anglio — 199
- Kio estas MK. PDRM? (metalistoj) — 473
- Al SAT-anoj k prol. esp-istoj de Pacifikaj landoj — 395
- Kio estas IWW? — 537
E. Edukado, instruado
- Instruista Labor-Ligo — 10
- Sveda Lab. Kleriga Asocio — 27
- Vivo k laboro en S. K. M. (Sovetio) — 79
- Komis. de Supera Lernejo ĉe VOKS — 384
- Gepatraj Asocioj en Bavario — 80
- Gepatraj Konsilantoj en Anglio — 211
- Iom pri vivo k laboro de vilaĝa instruisto (Sovetio) — 327
- Normigo de formatoj — 246
- sen granda literoj — 314 447
- Ni k stenografio — 53
- Stenografio k esp-o — 89 99 340
- Kiam fine unuecigo de la alfabetoj? — 530
F. Priskriboj
- La brita ministo k lia mondo — 357 370
- Vojaĝaj impresoj el Suda Ameriko — 10
- Hodiaŭ en Bulgario — 3 35 50 66 103 141
- El Usona Taglibro — 68 96 276 300 472
- Beluĝoj — 121
- La mizerega distrikto Valdenburg (Silezio) — 66 78
- Kelkaj vortoj pri Dagestanaj arbaroj — 81
- Laboristo vizitas vilaĝon (Sov.) — 327
- Al monto Tri Seĝoj — 131
- Situacio de rusaj virinoj en Hungario — 141
- El post la arkta linio — 85
- Hejmo por vaguloj — 88
- Transportlaboristo en Ŝefild — 96
- Lab. cirkonst. de tabaklab. en Aŭstrio — 103
- Buĥara — 106 124 133 142
- Turkestan-Ĉumhurijat — 460 473
- Tra (arkta) Sovetio — 106
- El Sibirio — 200
- El foraj anguloj de Siberio — 382
- Blua trankvileco — 142
- Giganta vilaĝego-urbo — 190
- La vivo sur la maro — 198
- Vizito al sovetia ŝipo Dekabrist — 240
- Pri ruslanda ŝiparo — 267
- En kolektiva mastrumejo — 333
- Nia infankolonio (Loŝkarivka) — 201
- El vivo de sovetia infandomo — 132
- Kien iras senlabora K-do? (Jap.) — 326
- Tra Sovetio (El vojaĝa taglibro) — 516
- La vivstato de malriĉaj virinoj en Japanio — 210
- Vivstato de laboristoj en Japanio — 218
- Fajrego en pensiono (Japanio) — 242
- Kiel ni estas persekutataj (Japanio) — 334
- Letero el orienta Persio — 287
- Vizito ĉe Tom Muni — 114
- Antaŭen al nova vivmaniero — 178
- Nuntempa tajlormetio en Anglio — 140
- Naturamika renkontiĝo en Berĥtesgaden — 211
- Banekskurso k propagando — 409
- Sur patriotaj batalejoj (Naturamika festo) — 459
- «Porrikolta milito» en sov. vilaĝo — 458
- Paĝo el infana vivo (Sovetio) — 373
- Marista vivo — 301
- Fiŝkaptista movado en Kanado — 324
- La ŝafpaŝtisto en Dakota — 517
- Faktoj pri britaj laboristinoj — 324
- Kio estas Aeroarktik? — 325
- Vojaĝo al Londono — 457
- La Belviliŭaz, Sidejo de SAT — 275
- Pri Nederlando — 288 326 348 358 390
- Mezgermania Industriregiono — 299 310
- Pri Saksa Svisio — 255
- Leipzig, la urbo de nia 9-a — 321
- Ĉefstacidomo en Leipzig — 265
- Stato de fervojoj k fervojistoj en Leipzig — 278 291
- Turingio — 383
- Iomete pri hejmindustrio en la Metalmontaro — 241
- Skoghall en Svedio k ĝia esp. movado — 504
- En germana kuracloko — 505
- «Popola domo» en Danio — 334
- Faktoj pri la sola zinkfabriko en Nederl. — 335
- Franca Sudano — 359 371 384
- Laborkond. k stato de kamparanoj en Malgrandpolio — 418
- Spite ĉio! (Popoldomo Leipzig) — 158 170
- Lab. Vetur-Asocio (Britio) — 20
- La fiasko de kolonio — 359
- Travivaĵo — 528
- Grandaj Infanoj — 529
- Triumfo de la tekniko — 530
Moroj, kutimoj:
- Por nova moraro (Sovetio) — 506
- Piedpilkludo en Britio — 460
- Arbaraj laboristoj en Usono — 334
- Vilaĝana geedziĝo en Sovetio — 336
- Sovaĝeco (Ukrainio) — 203
- Virino en Turkmenio — 72
- Virina sklaveco — 81
- Sovetiaj kamparaj superstiĉoj — 105
- Soveta Alasko — 239
- La Ŝamana mistero — 251
- El Brita trinkejo — 278
Biografioj:
- E. Izgur — 54
- Ciŝka Hartni — 87
- Ludovikino Miŝel — 151
- Neĝam Mohamed — 215
- Tomas Meabe — 263
Tagoj el mia Vivo:
- Ordinaraj — 4 21 28 60 81 88 97 107 124 162 182 201 213 221 279 289 337 408 432 475
- Eksterordinaraj — 37 143 445
- Vivo de teatra artisto — 44
- Kvindekjara vivo en sovaĝejo — 350 361
- Mia buĝeto — 73
G. Faktoj kaj komentoj (Paĝo)
- La internacieco de l’ kapitalismo — 79
- Internaciaj reefikoj — 87
- Tutmonda trusto de elektro — 105
- Nacia idolo — 115
- Kulto al fetiĉo — 71
- Eminentaj kontraŭmilitaristoj — 54
- La estonta milito — 87
- Por la venonta mondmilito — 144
- La daŭremo de malnova raso — 200
- Timo pro la vero — 71
- Papo pri virina gimnastado — 71
- El Kubo — 54
- Indiĝenoj en Usono balotas — 71
- Mallongigo de l’ labortago en Usono — 79
- «Regno k landoj» en Germanio — 79
- Junularo k eklezio en Britio — 200
- Oni vendas siajn privilegiojn — 346
- Kiom da lingvoj estas en Eŭropo? — 190
- Viktimoj de la laboro — 504
Faktoj sen komentoj:
- La usonaj kapitalistoj atakas la mondon — 171
- Usono akiras la mondmerkaton — 241
- La venengasoj — 241
- Lab. movado en Hindio — 277
- Nacia Civitana Federacio en Usono — 59
- Oni ŝirmas la moralon en Usono — 362
- Oni elspezas por militiloj — 475
- Klasjusteco — 362
- Hipokrita rolo de la Ruĝa Kruco — 499
- Memmortigoj k akcidentoj (Budapest) — 59
- Vero — 59
- La organizoj de l’ katolikaj virinoj — 203
- La situacio de l’ intelektuloj en Japanio — 324
- Ŝtato konsentas perdi sian «liberecon» — 277
- Socialismo — Kapitalismo — 325
- Laŭ pastra konsilo — 324
- Ekonomiaj notoj — 421 474
Ĝ. Diversaĵoj
- La «Ford» de l’ ŝufabrikado — 5
- Kulturreakcio en Germanio — 239
- Tatuo de lernejinfanoj en Italio — 5
- Unuecigo de l’ alfabetoj — 12
- I. W. W.-informo — 12
- Kroniketo el Hispanio — 12
- Malvera informado pri Aŭstralio — 37
- Pri pentekosto — 37
- Sovetiaj kamparaj «notoj» — 53
- Virino en kompartio — 124
- Kresko de ŝtata buĝeto (Sovetio) — 141
- Interesa eltrovo — 141
- Homoj kun vostoj — 141
- Kvarmiljaraj skribaĵoj sur rokoj — 192
- Eklezio k sendiuloj en Germanio — 192
- La testika greftado — 242
- La germ. loĝantaro koncentriĝas en urboj — 242
- La Internacio de l’ kapitalistoj — 242
- 5-taga semajno en Usono — 279
- Oni plenumas manifeston de «10 jaroj Oktobro» — 312
- Britaj ministoj k iliaj forlasitaj legomĝardenetoj — 396
- Ne en Göteborg — 72
- Vivkostoj en Portug. — 72
- Lernejoj en Sovetio — 81
- Nomŝanĝoj en Ĉinio — 81
- Britio antaŭ la balotoj — 81
- Foto-amatora asocio — 96
- Germ. lab. mandolinistoj — 107
- Amnestio en Bulgario — 131
- Redakt. de «Balk. Laboristo» arestita — 397
- Kiom kostas stultigado? — 160
- Iom el energetiko — 160
- Solidareco (Haliŭen) — 198
- 43 tagojn sen manĝo — 211
— pàgina 7 —
- Pri malsatstrikoj — 255
- La senlaboruloj en Kanado — 250
- Iom pri eklezio en Sovetio — 265
- Notoj el Sovetio — 473
- Alkoholuloj k idaro — 265
- Kiel ni laboras — 301
- Lumo donas forton — 302
- Pri «popolaj domoj» k simil. — 459
- Fumado inter virinoj k junulinoj — 460
- Miraklo (Rak.) — 349
- La «stultaj» rusoj (Rak.) — 349
- Por nia distro — 302 328 338 371 518
H. Diskutejo
- Pri SAT-programo k «La Lab. Esperantismo» — 115 126 164 172 184 192 203 213 224 232 244 254 266 280 291 309 322 397
- Pri seksa demando — 135 166 283 221 314 374 422 440
- Kia devas esti mia edzino? — 303 374 387 422 461
- Kial nudkulturo? — 507
- Pri nacia problemo — 328 409 462 476 531
- Pri iuj «Tagoj» — 303
- Pri teatro-film-paĝo — 206
- Troa gastigemo — 84
- Ĉu ĉiam estis sklavo la virino? — 54
- Pri esp. teatro — 437 479 522 535
- Protesto kontraŭ Krjukov — 328
- Pri la problemo de troloĝateco de la mondo — 531
Ĥ. Literaturo
Versoj:
- Kolono de Vandom’ — 73
- Parizo (L. Miŝel) — 152
- La 58-a datreveno — 326
- Printempe ĉe frataj tomboj — 218
- Maja Simfonio — 274
- La poeto proleta — 373
- Sonoras sonoriloj — 471
- Espero — 471
- Balaado ĉirkaŭ la propra domo — 133 146
- Skribu al infanoj el Sovetio — 431
Prozo:
- En Printempo — 274
- Fragmentoj el «En la okcidento nenio nova» — 443
- El revolucio de 1905 en Rusio — 504
I. Varbartikoloj
- Sur vojo al kvara milo — 65
- El niaj leteroj — 127
- Novan paŝon antaŭen! — 137
- Imitinda oferemo k agemo — 205
- Varbu! — 225
- Kelkaj pripensoj okaze de nia IX-a — 441
- Postkongresaj pripensoj — 469
J. Specialaj Paĝoj (Paĝo)
- Sporta Paĝo — 13 108 153 202 304 375 463 464
- Scienc-Kultura Paĝo — 38 82 125 183 223 253 329 386 435 519
- Liberpensula Paĝo — 117 163 212 243 315 363 423 477 544
- Junulara — 145 191 231 339 446 532 533
- Virina — 173 290 351 398 508
- Edukista — 410
Ĵ. Tra Esperantio
- Oficialaj komunikoj (de Direkcio kaj Plenum-Komitato) — 62 83 109 134 205 246 340 365 448
- Inter Ni — 6 14 30 39 234 247 269 316 352 365 534
- Ekster Ni — 22
- El la Redaktejo — 14 30 109 154 246 330 354 462 478
- El la Administrejo — 6 45 46 55 99 119 166 293 402
- Esp. Servo de SAT, laborista korespondado k. s. — 14 45 46 109 134 135 154 174 185 225 245 258 281 283 306 318 330 331 353 354 400 478 510 522 545 546
- Pri korespondado — 7 15 47 118 127 135 147 166 195 225 293 376 466 479 510
- Pri esp. instruado — 234 258 399 465 520 534 545
- Pri la SAT-Vortaro — 7 61 268 546
- Kulturtaskoj de SAT en ideologio — 233
- Malkareso — 6
- Laborplano de SAT-rondo (Ĉita) — 46
- Vero antaŭ ĉio — 47
- La arto de l’ tradukado — 98
- Maristaj esp-istoj — 55 98 226
- La Konvencio inter SAT k LEA — 204 450
- Jarkunvenoj de LEA: brita 270, franca 294, nederlanda 317, aŭstria 342, hungara 353
- Esp. k ITF — 248
- Sukcesoj de esp-o — 22 39 45 110 194 282 377 378 390 391 450 500 510 522 547
- Tra la movado (Kroniko) — 7 15 22 31 40 55 62 84 90 91 99 110 119 127 135 146 155 167 175 186 195 207 215 226 234 247 258 270 283 294 307 317 331 343 354 366 378 391 403 428 450 466 479 511 523 536
- Ĉe la neŭtraluloj — 7 62 91 99 110 119 135 147 167 175 186 195 215 226 235 258 270 283 317 331 367 379 403 428 450 523 536
- Ĉe la katolikoj — 31 147 167 186 536
- Ĉe la religiuloj — 259
- Ĉe la faŝistoj — 31
- Tra la esp. gazetaro — 318
- Ni ignoras la kleran okcidenton — 364
- Persekutoj en Litovio — 282
- Polemiko kun neŭtraluloj — 30 91 109 155 165 205 257 478
- Vivo, movado — 22 55
- Esp. fonto Hungario — 15
- Pri Tolstoj — 22
- SAT-pagiloj — 110 146 155
- Pri sennaciismo — 135
- Pri la gazeto — 193 388 534
- Paĝo de Sennacieca Literaturo — 439
- Jarlibro — 55 193 306 316 427 439 449
- Deklaro pri Soares — 511
- Komuniko pri R. Naville — 318
- Peranto de SAT k ties laboroj — 424
- Pri satira versaĵo — 194 317
- Propagando — 90 110 127 134 174 206 268 282 284 292 316 343 389 390 402 412 466 535
- Prilingvaj artikoloj k notoj — 15 16 31 62 84 110 119 127 135 166 175 259 318 342
- Radio-rubriko k notoj — 40 90 179 292 354 366 402 427 449 185 200 522 445
- 8-a Kongreso de SAT — 31 39
- 9-a Kongreso de SAT — 61 118 165 214 233 245 257 268 269 281 293 305 340 342 352 364 377 388 401 402 411/13 421 425/27 433 436 438/39 448/49 456 469 481/98 (Protokolaro) 509 521 535 546
- Antaŭkongresoj — 256 269 293 306 316 341 377 402 414 438
- Alvokoj al liberpensuloj 14, 39; virinoj 30, 89; junularo 83, 185; naturamikoj 155; instruistoj 331; foto-amatoroj 500; socialistoj 367, 428; komunistoj 62; metalistoj 546
- Mandolinista festo — 414
- Recenzejo — 7 15 23 40 56 63 91 99 111 135 147 167 207 216 235 247 259 307 331 367 391 403 414 451 466 480 500 511 523 536
- Memornoto — 16 31 40 47 56 63 84 92 100 112 120 128 135 148 156 167 176 187 208 216 226 235 248 259 271 284 295 308 319 343 368 379 392 403 439 451 468 479 500 536 547
- Nia poŝto — 8 16 24 32 40 47 56 63 84 92 100 112 120 128 135 148 156 167 176 186 196 208 216 227 248 260 271 284 296 308 319 332 344 355 368 380 392 404 415 428 440 452 468 480 500 512 524 536 547
- Korespondado — 8 24 32 47 63 92 112 128 148 176 187 196 208 227 236 260 271 295 319 332 355 368 415 440 452 468 480 524 547
- Korektoj — 40 147 319 517 547
Abontarifo al Sennaciulo:
(La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)
Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgo 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.
MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉekkonto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’-Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
— pàgina 8 —
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 9 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 9
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12
Raporto pri la fakkunveno dum la IX. SAT-Kongreso en Leipzig
La fakkunveno de la liberpensuloj okazis la 7-an de aŭgusto en la Popoldomo, vespere je la 20-a h. Ĉeestis 75 Gek-doj el jenaj landoj: Aŭstrio, Belgio, Dancigo, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Germanio. Estis reprezentataj: Internacio de Proletaj Liberpensuloj per K-do prof. Hartvig, Vieno, Asocio de Socialistaj Liberpensuloj per K-do Wiesner, Leipzig, kaj aliaj estrarmembroj, Asocio de Proletaj Liberpensuloj por Rejnlando kaj Vestfalio per K-do Burger, Essen, Asocio por Liberpenseco kaj Kremacio per K-do Rode, Leipzig, Ligo Materialista de Belgio per K-doj Desmet kaj Destrée, Bruselo. Eniris salutletero de Ateista Sekcio de Sovetrespublikara Esp-ista Unio. La Unio de Militantaj Ateistoj USSR estis sendinta 50 broŝurojn de la esperanta eldono «Lenin, Pri religio» kiel donacon por la partoprenantoj de la fakkunveno. La Opozicio de la «Asocio por Liberpenseco kaj Kremacio, Loka grupo Leipzig» estis disdoninta la aŭgustan numeron de sia «Weckruf» (Vekvoko) kiu enhavas salutskribon esperante kaj germane. Gvidis la kunvenon K-do Klaps, Dancigo. K-do Hubricht, Leipzig, donis raporton pri la agado kaj sukcesoj de la sekcio: «Sennaciula Liberpensula Paĝo» aperis ĝis nun sepfoje kaj Liberpensula Gazetservo okfoje. Li plendis pri la neaktiveco de la liberpensuloj-esp-istoj. Tamen la sukcesoj estis relative kontentigaj. La gazetoj «The Freethinker, Le Matérialiste, Der proletarische Freidenker, Atheist, Bezbojnik, Der Sozialistische Freidenker» k. a. regule ĉerpis el nia gazetservo. En la lasta n-o de «Der proletarische Freidenker» estas presita la tuta Bulteno n-o 6 en esperanto. Per la proletaj esp-istoj estas fondita liberpensula organizo en Svedio kiu jam aliĝis al Internacio de Proletaj Liberpensuloj. Ligo Materialista de Belgio aranĝis Esp-istan Fakon. Sekvis la parolado de K-do prof. Hartvig pri «Esperanto kaj la liberpensula movado». La teksto estos publikigata en la oktobra n-o de «Liberpensula Paĝo en Sennaciulo». Tiam oni diskutis pri la proponita Labor-programo, kiun estis ellaborintaj K-doj Adamson-Göteborg, Incertov-Moskvo, Muravkin-Berlin, Hubricht-Leipzig. Post malgrandaj aliigoj oni akceptis la laborprogramon. Ĝi aperos en la novembra numero de nia Paĝo. Raportis K-do Klaps pri la stato de la kaso. Eniris kotizoj je sume 123.10 mk. g.; la elspezoj sumiĝas je 84.— mk. g. Restas havaĵo de 39.10 mk. g. En la laborkomitaton oni elektis kiel Landreprezentantojn: Adamson-Göteborg, Incertov-Moskvo, Burger-Essen, Chapelier-Bruselo, Coll-Grenoble, Korinna-Halifax, Fröding-Rockford, Klaps-Dancigo, Halpern-Lublin, Perhak-Budejovice, Roosing-Zeist, Neuwirth-Bregenz; kiel Sekretarion-kasiston: K-don Klaps-Dancigo; kiel Redaktanton: Kurt Hubricht, Leipzig. Prof. Hartvig proponis elekti iun kiel daŭran peranton inter la Sekcio kaj la IPF. Estis destinata kiel peranto inter IPF kaj la Sekcio K-do Kurt Hubricht-Leipzig.
LIBERPENSULOJ-ESPERANTISTOJ!
El la supra raporto vi vidu, ke ni kreis dum la fakkunsido firman bazon por plua vigla agado; estas nun via devo subteni la Sekcion per via tuja aliĝo kaj kunlaboro. Observu la liberpensulan movadon en via regiono kaj ankaŭ religiajn okazaĵojn, verku koncizajn artikolojn pri ili sendante, ilin al nia redaktanto. Ni esperas, ke la partoprenintoj al la lasta fakkunveno iĝos daŭraj kunlaborantoj.
SUKCESO EN BELGIO
Laŭ propono de sia Ekzekutiva Komitato, la Centra Komitato de la Ligo Materialista de Belgio voĉdonis la sekvantan rezolucion:
Estas aranĝita fako esperantista, kiu disvastigos ĉiulanden la materialistajn principojn per esperanto, kaj rilatos kun SAT-Liberpensula Fako.
Artikoloj kaj gravaj leteroj estu submetotaj, laŭokaze, al la Ekzekutiva Komitato aŭ al la Redakcia Komitato, kiuj estas respondecaj antaŭ la anaro de la L. M. B. C. K. enskribas, ke nuntempe ses el siaj membroj estas samtempe SAT-anoj.
Aprobas, ke K-do Emile Chapelier estu sekretario de tiu fako.
Prezentas al la proleta esperantistaro siajn revoluciemajn salutojn.
LA EKZEKUTIVA KOMITATO C. Serwy. J. Gueux. Emile Chapelier.
NI FONDU ĈIUJARAN INTERNACIAN TAGON DE ATEISTOJ
La legantoj kaj korespondantoj de sovetia ateista gazeto «Bezbojnik» proponas starigi ĉiujaran tutmondan ateisto-tagon, dum kiu liberpensuloj-ateistoj de ĉiuj landoj, de ĉiuj nacioj unuigite elmontros siajn fortojn kaj unuigit-fronte atakos religiojn, priservantajn la klasmalamikon de l’ Proletaro. Ni opinias, ke ĉi tiu propono estas akceptinda. Ĉiuj liberpensulaj organizoj kaj gazetoj devas en siaj kunvenoj kaj paĝoj pridiskuti la demandon. La virinoj havas Internacian tagon, la junularo ankaŭ, Internacia Ruĝa Helpo ankaŭ: Fondu Internacian Tagon Ateistan ni ĉiulandaj liberpensuloj, kontraŭreligiuloj proletaj!
LETERO EL ANGLIO
Mirinda provo de la senmorta povo de la Eklezio en Anglio okazis komence de julio en vilaĝo apud la fama universita urbo Kembriĝ (Cambridge). Iu arinomisto (?)¹, kiu estas ankaŭ urba konsilanto, aĉetis dum 1916 pecon da tero kaj en la vendkonsent-dokumento estis menciita, ke la aĉetanto estus devigota riparigi, laŭ la menciitaj antikvaj ekleziaj leĝoj, la preĝejon de la vilaĝo. S-ro Stevens, la aĉetanto kaj akuzito, neas, ke li sciis pri tiuj leĝoj kaj devo riparigi la preĝejon.
Sekve, kiam la preĝeja zorgantaro decidis riparigi la preĝejon, ĝi alvokis s-ron Stevens kaj atentigis lin pri la necesaj difektoj. Li estis surprizita kaj rifuzis farigi la riparojn. La preĝantaro lin akuzis antaŭ la Eklezia Juĝantaro en Kembriĝ kaj tie li estas juĝita malprava en sia rifuzo ne fari la riparojn. Li persiste rifuzis kaj sekve la Eklezia Juĝantaro arestigis lin per la polico. S-ro Stevens rifuzis akcepti la aŭtoritaton de la Eklezia Juĝantaro, sed la pruvo pri la respondeco estis skribita en antikva dokumento el la jaro 1871.
Post kelkaj tagoj de enkarcerigo, la leĝisto prizorgante la aferojn de s-ro Stevens, konsilis lin promesi fari la riparojn. Li promesis tion kaj nuntempe li estas ree libera. S-ro Stevens estas kristano.
* * *
Angla ĵurnalo nun provas transformi la faman ĉinan gvidinton d-ron Sun-Jat-Sen en kristanon. La ĵurnalo diras: «Nuntempe li estas objekto de memorservoj en kelkaj kristanaj preĝejoj en Ĉinio. Oni laŭdas lin kiel sciencistonkaj ĉefdirektinton de gehomoj kaj ankaŭ kiel kristanon, kies plej ŝatata religia kanto estis ‘Jesuo, Amanto de mia animo’, kaj la Tutĉinio lin laŭdas kiel homon, pere de kiu ĉinoj trovas sian veran animon.»
Kiel ofte farite, la ekleziuloj provas farigi faman homon — post lia morto — religiulo.
* * *
En Anglio la sola anonco por eltiri la infanojn de l’ religia instruado, estas simpla peto al la lerneja mastro. Sed la Nacia Liberpensula Asocio ĵus eldonas presitan dokumenton, kiu faciligos la aferon.
* * *
La respondoj al la tri elektaj demandoj pri religio estas sufiĉe interesaj. Klare kaj honeste kelkaj respondis aŭ jes aŭ ne. Sufiĉe granda nombro rifuzis respondi. Aliaj kandidatoj por parlamento diris, ke ili subtenus religian instruadon, se la publiko tion postulus. Tio estas la karakteriza vidpunkto de anglaj politikuloj. Sekvu, ne gvidu!
L. Korinna.
¹ Ĉu «agronomiisto»? — Red.
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 545
TRA ESPERANTIO
NI ESTU LOJALAJ!
Ni donas ankoraŭfoje spacon al kompetentulo pri la instru-metoda temo, por ke niaj legantoj povu formi al si opinion pri la afero. Red.
Tre malagrable frapis min la artikolo «Laŭ kia metodo oni devas instrui esp-on?» de K-do Soares en «S-ulo» n-oj 253/54, nome la maniero, en kiu la cetere simpatia K-do diskritikas aferon, kiun li tute ne konas, k insultas personon, kiu meritas ĉion alian krom insulto. En sia artikolo K-do Soares diras, ke li esploris la Ĉe-metodon, sed en kio konsistas liaj esploroj, mi ne scias: li neniam partoprenis eĉ unu lecionon de la Ĉe-metodo, kiel li mem diris. Do li ne povas ankaŭ priskribi k kritiki tiun metodon. Tio, kion li skribas en «S-ulo» pri la Ĉe-metodo, estas tute malvera k elpensita. La malamo de K-do Soares al la rektaj metodoj ĝenerale k al la Ĉe-metodo speciale devenas verŝajne de tio, ke antaŭ kelka tempo li mem provis fari tiajn kursojn tie ĉi en Svedio, sed bedaŭrinde tute malsukcesis, kiel li mem konfesas. Tia animstato memorigas la fablon de Krilov¹ pri vulpo k vinberoj: kiam la vulpo ne sukcesis atingi la sukplenajn k bongustajn vinberojn, li komencis insulti k diskritiki ilin… K-do Soares evidente tute ne scias, ke inter rekta metodo k rekta metodo estas granda diferenco, kion montras jam tio, ke lia rekta metodo k li mem kiel instruisto malsukcesis, dum la metodo de Ĉe rikoltas laŭrojn en Svedio, Hungario, Estonio, Rumanio!
La subskribinto ĉeestis kelkajn Ĉe-kursojn k mem faris kursojn laŭ tiu metodo en Estonio k Svedio, k li povas do certigi la K-dojn, ke la Ĉe-metodo estas nenia blufo, sed granda k talenta verko en la esp. instruado laŭ rekta metodo k en la lingvo-pedagogia fako ĝenerale. Per tiu metodo la kursanoj lernas eksterordinare facile k rapide: pro la ekstreme interesa k atento-streĉa instrumaniero ili vere kunvivas la lecionojn k jam de la komenco kutimiĝas al la uzado de esp-o tute sendepende de la nacia lingvo, tute ne atentante la idiotismojn k «diablaĵojn» (kiel diras Soares) de sia gepatra lingvo. La Ĉe-metodo estas rigore sistema, plene eluzanta la simetrian, logikan konstruon de l’ esp. gramatiko, transiranta ĉiam de konata al nekonata, de nova al malnova, de facila al malfacila; neniam okazas en Ĉe-metoda kurso, ke la lernantoj ne komprenas la instruiston (kompreneble, li devas esti tre kapabla k lerta!), kiel okazis al Soares: por klarigado de novaj lingveroj la instruisto uzas nur malnovajn, jam lernitajn. Neniam en Ĉe-kurso la lernantoj rutine ripetas la samajn vortojn k frazojn, kiel asertas K-do Soares. La rumana s-ano Morariu ne estas interpretisto de Ĉe, sed faras laŭ la sama metodo tute memstarajn grandsukcesajn kursojn en diversaj lokoj de Svedio.
La Ĉe-metodo ricevis tre altan takson k plenan rekonon de multaj pedagogiaj aŭtoritatoj en diversaj landoj. En sept. Ĉe faros laŭ la invito de la urba lerneja inspektoro k K-dino Dresen en Tallinn kursojn por la estonaj instruistoj k aliaj, ĉar per siaj kursoj antaŭ unu jaro en Tallinn k Tartu li tute gajnis al sia metodo la estonajn pedagogojn. Ĉu jam tio sole ne pruvas sufiĉe la altan valoron de la Ĉe-metodo? Anstataŭ insulti k moki oni ĉeestu unu Ĉe-kurson k persone konatiĝu kun la metodo.
Instruado estas arto k instruisto devas esti artisto en sia fako, precipe tiu, kiu instruas en fremda lando laŭ rekta metodo. Pro tio ne ĉiu senlaborulo taŭgas kiel esp. instruisto. Antaŭ ol iri en eksterlandon por gvidi esp. kursojn laŭ rekta metodo, ĉiu aspiranto devas akiri al si lertecon k pruvi sian kapablecon per rektmetodaj kursoj en sia hejmlando. Alimaniere povos ripetiĝi la malagrabla k por la disvastiĝo de esp-o malutila historio de Soares.
Henr. Seppik.
¹ Ŝajnas, ke la fablo estas de Ezopo. — Red.
LA JUNKOMUNISTARO DE UKRAINIO LERNOS KAJ APLIKOS ESPERANTON
Dank’ al la sukcesplena esp.-servado de junkomunistoj en Lugansk, Kremenĉug, Dnepropetrovsk, Kiev k aliloke, dank’ al la popularigo de tiu rolo de nia interkomprenilo en komjunulaj rondoj, sukcese farita de K-doj E. Izgur (Kremenĉug), Gluŝĉenko (Ĥarkov), tra Ukrainio ekruliĝis ondo de simpatioj por esp-o. Rapide sinsekvis la sukcesoj. En junio la Luganska komjunulara distrikta komitato eldonis broŝuron pri la internaci-korespondada laboro de l’ tieaj jun-esp-istoj. La broŝuro finiĝas per alvoko sekvi la bonan ekzemplon de Lugansk. Responde aperis ukrainlingva broŝuro, eldonita de Ŝtateldonejo, dediĉita al la 10-jara jubileo de l’ Ukrainia Komjunulara Unio. La konkluda ĉapitro estas modelo de poresp-a propagando. 30. julio la organo de l’ Unio publikigis duonpaĝan artikolon de K-do Gluŝĉenko: «Ni disligu la katenojn de l’ multlingveco». 17. aŭg. la sama ĵurnalo publikigis specialan poresp-an paĝon kun pluraj artik. pri la esp. servado k kun rezolucio de l’ Centra Komitato, entenanta longan parton prilingvan k dirantan i. a.: «Konsiderante… ke la intern. lingvo esp-o sufiĉe pruvis sian plenan taŭgecon por ajnaj celoj: sciencaj, literaturaj, intern. lab. korespondado, buŝa k skriba, k la interkompreno de diverslingvaj proletoj el div. landoj; ke esp-o laŭ la facileco de l’ ellerno estas pli facile ekposedebla por la prol. junularo ol iu ajn alia lingvo; ke la praktika uzado de esp-o en la lab. junularo ĉiulanda por la celoj de intern. koresp-ado povas multe helpi la aferon de interkompreno k unuiĝo de l’ lab. junularo diverslanda —, la Oficejo de CK LKSMU konsideras necesa rekomendi al la lab. junularo de Ukrainio k antaŭ ĉio al la membroj de l’ Lenina Kom. Junulara Unio de Ukr. ellerni la intern. lingvon esp-o k vaste eluzi ĉi tiun lingvon kiel utilan praktikan ilon de intern. koresp-ado, precipe en ĉiuj okazoj, kiam ĉi tiu interkompreno k koresp-ado pere de alilandaj lingvoj estas malfacila. Rekomendi la organizadon de rondetoj k kursoj de esp. studado por la lab. junularo k junpioniroj, penante fari esp-on la akiraĵo de l’ lerneja k lab. junularo per la lernejoj. Konsideri celkonforma kunvoki tut-ukrainian konferencon pri intern. koresp-ado. Aldoni al la intern. komisiono de CK LKSMU tri junkom. lab. esp-istojn. Meti la devon por la membroj de intern. kom. de CK ellerni esp-on ne pli malfrue ol ĝis 1. 1. 1930.»
La rezolucio estis represata plurloke kun alvoko al realigo de l’ direktivoj. Ni estas ĉe la sojlo de amasa esp-istiĝo de junkomunistoj k junpioniroj. Alruliĝas ondo de stud- k korespond-deziroj. Ke niaj eksterlandaj junkom. respondu amase la korespond-petojn! La triumfon de esp-o en Sovetio ĉiam decidos la reago k revoko de l’ soveti-simpatiantoj eksterlandaj. Ni atendas samfavoran rilaton al nia afero fare de l’ Ukr. Kompartio. La sukcesoj en Ukrainio eĥu tra la frataj organizoj.
Dneprano.
LA PLEJ POTENCA RADIO-DISAŬDIGEJO DE EŬROPO
En sept. ekfunkcios en Moskvo la radio-disaŭdigejo de Tutsovetia Konsilantaro de Profesiaj Sindikatoj (VCSPS). Oni asertas, ke ĝi estos la plej potenca radio-sendilo de Eŭropo (70 k.-ŭ.). Grandan parton de l’ programo de tiu stacio okupas la por-alilandaj disaŭdigoj: trifoje semajne la programo estos speciale kunmetita tiucele k enhavos raportojn, informojn, lekciojn ktp. en germana k aliaj okcident-eŭropaj lingvoj. La ondlongo estos sciigata poste (aŭddistanco je 2500 km.). Tre gravas, ke la K-doj ĉiulandaj eluzu la bonan okazon por aŭskulti novajn bonajn disaŭdigojn el Sovetio k urĝe peti la administrantojn ne forgesi en la programo esp.-lingvan parton. Skribu (prefere esp-e) al Radio Stancia VCSPS, Kult. Otdel VCSPS, Dvorec Truda, Soljanka 12, Moskvo.
Dneprano.
[REKLAMO p.9] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT
— pàgina 10 —
546 — SENNACIULO
La Vegetarana Fakkunsido dum la 9-a SAT-Kongreso
Ĉi tiu kunsido okazis la 6. aŭgusto vespere je 21-a h. en la Popoldomo. K-do Löwe-Leipzig malfermis ĝin. Raportado k diskutado estis tre viglaj. Oni deziris, ke la funkciado estu pli aktiva. Tiucele alvenis multaj proponoj. Antaŭ ĉio estis ĉiuflanke dezirata, ke en «S-ulo» aperu Vegetarana Paĝo. Kiel novan gvidanton oni elektis K-don Walter, Germanio. La praktikajn rezultojn de la kunsido oni povas resumi en jenaj direktivoj, kiuj esprimas la decidojn de la kunvenintoj. 1. Ĉiu vegetarano organizita ĉe SAT tuj sendu sian adreson. (Nur por statistiko!) 2. Sendu adresojn de veget. manĝejoj por tiele starigi adresaron, kiu servu al niaj anoj dumvojaĝe. Ĉiu, kiu intencas vojaĝi, antaŭe povas informi sin ĉe la sekci-gvidanto. 3. Sendu artikolojn por «S-ulo» pri vegetarismo en via lando, kial k kiel vi fariĝis vegetarano ktp. 4. Sendu novajn proponojn k instigojn por nia Sekcio. 5. Informu la Sekcigvidanton pri aperinta veget. literaturo. Citu, se eble, la prezojn, eldonejojn k la verkistojn.
Ĉion sendu al la Sekci-gvidanto K-do Oskar Walter, Kleinschönau 21, ap. Zittau (Sa.), Germanio.
Nian fakkunsidon partoprenis 25 Gek-doj el jenaj 6 landoj: Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Dancigo, Estonio, Francio, Germanio.
[BILDO p.10 | 23,20,64,43] Grupfoto de ĉirkaŭ tridek viroj kaj virinoj, starantaj kaj sidantaj sub arboj.
La vegetaranoj partoprenintaj la SAT-Kongreson en Leipzig
Do, karaj samcelanoj! Nun ni eklaboru! Ni nur rajtas paroli pri sukcesplena fakkunsido, kiam ni poste laboros laŭ niaj decidoj. Ne forgesu, kiam vi deziras respondon, enmeti respondilon.
(10 522)
RAPORTO PRI LA FAKKUNSIDO DE ANOJ DE RUĜA HELPO
Okazinta la 6-an de aŭgusto. Partoprenis ĝin 33 K-doj el Germanio, Anglio, Belgio, Francio, Svedio kaj Ĉeĥoslovakio. La fakkunsido pridiskutis la problemojn de Ruĝa Helpo. Estas elektita K-do Köhnke por la gvidado de l’ estontaj laboroj. Estas decidita, ke la artikoloj aperontaj en «S-ulo», kiuj temas pri R. H., estu signataj per supra titolo «Ruĝa Helpo», estas komprenataj ankaŭ la artikoloj, kiuj temas pri karcera vivo ktp. Ĉiuj, kiuj interesiĝas pri R. H., sin turnu al K-do Fr. Köhnke, Sartorius-Str. 22, III, Hamburg. Specialajn artikolojn sendu al li. Ĉiuj helpu en tiu grava laboro.
6709, 8464.
ALVOKO!
En la metalista fakkunsido dum nia 9-a SAT-kongreso estas starigita la Sekcio de la metalistaj SAT-anoj. La Sekcio celas la gravigon de esperanto en la sindikataj fakgazetoj per regulaj raportoj pri la vivkondiĉoj, laborbataloj kaj salajro-tarifoj en ĉiuj landoj. Mi petas la Gek-dojn doni siajn adresojn al la sekcicentrejo, krome sendi kolektive verkitajn leterojn, artikolojn ktp., kiuj koncernas nomitan temon, por eluzo en sindikata fakgazetaro, se eblas, el ĉiuj landoj. Gek-doj, ĉies kunhelpo estas nepra devo. Antaŭen al novaj venkoj! Frate salutante
Walter Ernst, Forst, N./L. (Germ.), Karlstr. 24. Sekcigvidanto.
ĈIRKAŬ LA PLENA VORTARO DE SAT
Kiel estas dirite en la raporto al la Kongreso, la kunlaborado inter la 4 aŭtoroj ne ĉiam estis glate ĉe la komenco, ĉe la enreligo [?] de la afero. Ankoraŭ nun okazas kelkfoje konfliktetoj. Pri ili, laŭ postulo de s-ro S. J. Grenkamp-Kornfeld, ni estas devigataj publikigi jenan parton el la Antaŭparolo, kiu difinos lian respondecon en la kunverkado.
Ni plie publikigas parton el letero adresita kune kun la teksto, pri kiu interkonsentis la 4 aŭtoroj k kiu pliklarigas ties signifon.
Direkcio de SAT.
«La laboro estis dividata inter la 4 kunlaborantojn jene: La Trio (s-roj E. Grosjean-Maupin, Esselin, Waringhien) prenis sur sin la taskon redakti la difinojn por ĉiuj oficialaj radikoj, plie por la radikoj neoficialaj, apartenantaj al la komuna lingvo kaj ankaŭ por la teknikaj radikoj neoficialaj apartenantaj al jenaj fakoj: lingvistiko, gramatiko, fonetiko, versfarado, literaturo, belartoj, historio, arkeologio, filozofio, religio.
«S-ro Grenkamp prilaboris ĉiujn teknikajn radikojn, kiuj ne estas oficialaj kaj kiuj ne apartenas al la ĉi supre cititaj fakoj. Krome, en la iom maloftaj okazoj, kiam oficiala radiko havas, flanke de sia ordinara komunlingva senco, alian fakan propre teknikan, oficiale ne sankciitan sencon, s-ro Grenkamp ankaŭ redaktis la difinojn de tiu ekskluzive teknika senco.
«Same kiel la Trio estas sole responda pri la parto, kiun ĝi verkis, same s-ro Grenkamp estas sole responda pri la parto, kiun li, sen ia kontrolo de la Trio, redaktis.»
Por eviti estonte ĉiajn konfliktojn, estu ĝuste komprenate, ke pri tiuj ĉi eventualaj teknikaj kromaj sencoj de vortoj oficialaj, la aŭtoroj kaj ankaŭ s-ro Lanti interkonsentas, ke s-ro Grenkamp povos aldoni kroman teknikan sencon al la kutimaj komunlingvaj sencoj de iu oficiala vorto nur, se s-roj Esselin, Grosjean-Maupin, Lanti kaj Waringhien opinias prava tiun ĉi aldonon kaj enkondukon de nova senco kaj akceptos ĝin. En okazo de malkonsento la fina decido apartenos al s-ro E. Grosjean-Maupin.
ESPERANTO-SERVO DE SAT
Raporto pri funkciado dum la 2-a kvaronjaro 1929
La Centrejo de Esperanto-Servo en la 2-a kvaronjaro 1929 dissendis 63 raportojn, ricevitajn el 14 landoj: Anglio 5, Argentino 1, Bulgario 3, Estonio 4, Finnlando 1, Francio 1, Germanio 11, Jugoslavio 3, Latvio 1, Litovio 2, Nederlando 2, Polio 12, Rumanio 2, Sovetio 15.
Dum sama tempo aperis en la tutmonda gazetaro (laŭ resenditaj raportfolioj de 14 K-doj el 11 landoj!) raportoj el niaj bultenoj en 231 gazetnumeroj (ekskluzive tiuj, pri kiuj ni sube presigas specialan raporton el Leningrad).
Plej ofte aperis artikoloj pri la 9-a SAT-Kongreso, nome en 20 gazetoj (raportoj n-oj 64 k 145 po 10-foje). Sekvas: Laboro de rusaj elmigrintoj en Jugoslavio (31. — 10-foje); Premado kontraŭ la lab. junularo en Latvio (37. — 10-foje); Malsato k senlaboreco en Litovio (69. — 10-foje); Alvoko al tutmonda laboristaro — en Latvio oni mortbatas gelaboristojn — protestu! (122. — 10-foje); Vivo de la kamparana junularo en Germanio (9. — 9-foje); Fakto el Alĝerio (73. — 9-foje); Sklaveco en Bolivio (83. — 9-foje); Kulturaj atingoj en Sovetio (14. — 8-foje); Kontraŭrevoluciaj filmoj en Jugoslavio (30. — 8-foje); Kiel vivas infanoj en Bulg. (63. — 8-foje); Arestado de ukrainaj kamparanoj en Polio (124. — 8-foje); «Sano» de l’ proleta infanaro en Polio (127. — 8-foje).
Rimarkinde estas, ke plej ofte aperintaj raportoj estis la plej koncizaj; nur kelkaj pli longaj, el blankaj aŭ koloniaj landoj, aperis pli ofte. Jen fakto, kiun ni ne malatentu, kiam la raportoj de nia Esp.-Servo (depost sekvanta n-o) aperos regule ĉiusemajne sur speciala paĝo en «S-ulo».
K-do Tilin-Leningrad sendis jenan raporton pri sia laboro dum aprilo-junio 1929: Estis utiligataj jenaj raportoj el Esp.-Servo: 111, 113, 115, 117, 119, 121, 122, 125, 126, 127, 128, 129, 132, 142, 145, 148, 151, 155, 158, 160, 166, 171, 173 — 23 tradukoj. Krome tradukitaj
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 547
leteroj, donitaj de apartaj labkoroj k grupoj: 29. Laŭ nia kutimo ĉio estas multobligita k disdonita al tuturbaj k entreprenejaj gazetoj k ĵurnaloj. Sume estas uzitaj: 1. en murgazetoj k laborejaj presgazetoj 685 tradukoj; 2. radie disaŭdigitaj 15; 3. en urba gazetaro 17; 4. en profunuiĝa gazetaro 52. Sekve sume la leningrada k leningradlanda laborularo legis 769 tradukojn. Priservitaj per niaj tradukoj estas 63 mur- k pres-laborejaj gazetoj.
Grava atentigo!
Depost sekvanta n-o de «S-ulo» aperos ĉiusemajne sur speciala paĝo la raportoj de Esp.-Servo, ĝis nun multobligite dissenditaj. Devo de ĉiuj Gek-doj, ne nur de la ĝisnunaj kunlaborantoj al Esp.-Servo, estas, liveri al la Centrejo de Esp.-Servo konvenajn raportojn pri ĉiaj okazintaĵoj en tuta mondo. Sed notu, ke tiuj raportoj nur devas enhavi faktojn; teoriaĵoj nepre estos forstrekitaj. Ju pli da Gek-doj aktive partoprenos, sendante raportojn al la Centrejo de Esp.-Servo, tradukante k donante la raportojn al redakcioj de la lab. gazetaro, des pli efika k sukcesplena estos nia peresp-a laboro. Senprokraste liveru taŭgan materialon al: Centrejo de Esperanto-Servo, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germanio).
Perforto kontraŭ SAT-anoj!
Kiam mi venis en mian naskiĝlokon (en Polio), polaj ĝendarmoj jam tre strabe rigardis al mi. Post kelkaj tagoj ili arestis min: Kaŭzo — mia internacia korespondado. En Polio ĉiam policistoj sidas en la poŝtejo, tiel ke neniu scias, ĉu estas poŝtejo aŭ policejo. K-doj gekorespondantoj, pardonu mian silenton. Mi skribos, kiam mi povos.
F. Grydzan.
FERVOJISTOJ, ATENTU!
Fervojistaj esperantistoj, venu al Knittelfeld (Supra Stirio), kie la fervojista fakgrupo de Wien aranĝos la 6-an de oktobro internacian renkontiĝon. La senkostan noktejon ni prizorgos, se vi ĝis la 25-a de septembro anoncos vin ĉe K-do J. Greitner, Ainbach I, Knittelfeld.
Transportlaboristoj kaj esperanto
La Internacia Transportlab. Federacio (Sidejo Amsterdam, Vondelstraat 61) intencas aperigi esp. eldonon de sia bulteno. Ĝi tiel turnas sin per speciala cirkulero al ĉiuj transportl. esp-istoj k esp. organizoj por helpo. Se tiu ĉi grava entrepreno estos kronita de sukceso, certe tio signifos gravan progreson por la plia disvastiĝo de nia movado, ĉar la Transportlab. Federacio estas unu el la plej grandaj lab. organizoj de la mondo. Sed la intencoj de la eldonontoj estas nur efektivigeblaj, se ili povos akiri minimume 1500 abonantojn. Tiam la abonprezo estus 2,50 guld. jare. (= 1 dolaro). La K-doj koncernataj, kiuj montras intereson pri la entrepreno, sendu informojn al supra adreso.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Le Travailleur Alpin, Grenoble, 24. 8., Skribu al infanoj el Sovetio (251); Uj Elöre, N. Jorko, 19. 7., Giganta vilaĝo-urbo; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 28. 8., Ford k Standard Oil; Itä ja Länsi, Helsinki, 15. 7., Blua trankvileco (225), Soveta Alasko, 15. 8., La minaco de Hindio (226).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Dresdner Volksztg., 30. 5., 21. 5., 3. 6., 31. 7., 6. 8.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 24. 8.
Pri la SAT-Kongreso raportis:
Dresdner Volksztg., 14. 8. (Dresd. kunvenego), 27. 7., 5. 8., 10. 8.; Freie Sportwoche, Leipzig, 26. 8.; Työ, Viipuri, 27. 8.; Savon Työ, Kuopio, 24. 8.; Neue Ztg., München, Nordbayr. Volksztg., Nürnb., 27. 7., 22. 8.; Münchener Post, 20. 8.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 28. 8.
Peresper. materialon enpresis:
Dresdner Volksztg., 24. 4., 15. 6.; Le Travailleur Alpin, Grenoble, 17. 8., 24. 8.; Na Smine, Ĥarkov, 27. 8.; Infana Movado, Ĥarkov, junio (artik. de Eggers); Jargazeto de Kieva infanurbeto «Leninsk» (junio); Uj Elöre, N. Jorko, 25. 7.; 20. 7.; 28. 7.; Neue Ztg., Münch., Nordbayr. Volksztg., Nürnb., 1. 8., 20. 8., 23. 8., 31. 8.; L’Eclaireur de l’Ain, Oyonnac, 4. 8.
Korekta noto. La artikolo «La Kamentubo» en n-o 258 erare lokiĝis en la parton «Tra Esperantio». Ĝi devus troviĝi en la ĉefparto de la n-o. — En sama n-o, pĝ. 517, 2-a kol., lin. 15 de malsupre, legu «viv-nivelo» (anst. novelo).
NIA POŜTO
13 606. — Via artikolo estos uzata por la venonta n-o.
2474. — Via traduko estas sendita al «LNE».
12 028. — Ni uzos vian tradukon bonokaze. Sed prefere verku originalojn, kiel vi jam sukcese komencis.
10 746. — Via diskut-artikolo aperos.
Red.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L. = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-dino A. Fiderer, Denisgasse 11/5, Wien XX, dez. koresp. en esp. k germana lingvoj kĉl. pri kulturaj, politikaj, pedagogiaj k virinaj temoj, interŝ. L, PI, gaz., kantojn, fotojn. Resp. garantiata.
BRITIO
— Adreso de 488 (London) estas ĝis junio 1930: Brookwood, Katonah, N. Y., Usono. — K-dinoj sendu artikolojn por «Lab. Woman» al K-dino Spiller, London.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Jos. Haszzelka, Radvaszice, 249 ap. Ostrava, dez. koresp. kĉl., L, PI. Ĉiam k tuj resp.
FRANCIO
K-do H. Roig, Rue Dedieu, 36, Lyon-Villeurbanne, interŝ. PM, kĉl. Sendu almenaŭ 50 pec. el via lando k vi ricevos la saman kvanton.
K-do Auguste Flory, Munsterstr. 56, Hilsenheim/Elsass, dez. koresp. kun filatelistoj ĉl., precipe sovetiaj.
K-do Henri le Tutour, 45 Rue de Gand, Lille, dez. koresp. kun ekstereŭropaj Gek-doj pri ĉ. temoj, L, PI. Resp. garantiata.
[REKLAMO p.11] Ĉiu SAT-ano nur unu karton aŭ leteron sendu al ni, por ke sukcesu la unua ekspozicio en Gleiwitz (Supra Silezio). Rekompence vi ankaŭ ricevos post la ekspozicio PI. Agu tuj, ĉar la ekspozicio estos de 1. ĝis 8. de okt. Adreso: K-do Skupin, Gleiwitz, Kalidastr. 13, Germanio.
GERMANIO
K-do Willi Neumann, Bautzener Str. 9, Weisswasser/Schlesien, dez. koresp. kun metalfacetistoj k naturamikoj, PK, PI, kĉl. Certe resp.
K-do Walter Neumann, Vogelsangstr. 66, Stuttgart, dez. interŝ. PI, bfl, il. gaz. Resp. garantiata.
— Esp.-Propagandiloj el ĉ. landoj k urboj dez. interŝ.: K-do Münz, Leipziger Str. 58, Berlin SW 19.
— 5 Gek-doj el progresinta [?] kurso dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garant. Skribu amase al K-dino: Liesbeth Otto, Manichswalder Str. 36, Crimmitschau i. Sa.
K-do H. Mauer, Hauptbahnhofstr. 6, Schweinfurt a. M., dez. koresp. kun kolegoj — aŭtomobilistoj pri profesiaj spertoj.
K-do Kurt Muschter, Karlsbader Str. 29, Buchholz i. Sa., dez. koresp. kĉl. pri facilaj temoj, PI, PK, L.
— pàgina 12 —
548 — SENNACIULO
— Gemuzikantoj por kordmuzikiloj atentu! — Mi deziregas interrilati kun individuoj k tiaspecaj rondoj. Estas preferate: citro, gitaro k similaj. Adr.: K-do Paul Neubert, Rödlitz n-o 64, ap. Lichtenstein-C./Sa.
K-do Walter Nitzold, Brunnenweg, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. kun anarkistaj Gek-doj ĉl.
Adresŝanĝo. — Gek-doj Falkenherr (13 563 k 10 084), Dortmund loĝas nun: Lüdinghauser Str. 27, Dortmund-Eving. — K-dino 13 563 dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
— Juna fraŭlo (24 j.), dez. koresp. kun K-dinoj el ĉl., inteligenta, komprenas ankaŭ francan k anglan lingvojn. Nepre resp. Adr.: K-do Felix Hartmann, Bertastr. 12, Rheinhausen H’ch.
K-do W. Prenzler, Karlstr. 24, Forst (L.), dez. koresp. kĉl., PI, L, PM, bfl.
K-do Paul Pozur, Zweigstr. 8, Oppeln, dez. interŝ. PI. Resp. gar.
K-do Radziewski, Hüttenstr. 8, Hdbg.-Biskupitz, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.
K-do Ernst Rauenbusch, Hubertshof, Elm b. Schlüchtern (Bez. Kassel), dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Certe resp.
— Amika rondo de 8 K-doj dez. koresp. kĉl, pri div. lab. temoj. Resp. garantiata. Adr.: K-do Hans Scheuer, Damaschke-Anger-Str. 60, Frankfurt a. M.-Praunheim.
K-do Klimm, Stoberstr. 6, Kreuzburg O./S., dez. interŝ. PI, k junulo 17 j. ankaŭ dez. koresp. kĉl.
K-do Skupin, Kalidastr. 13, Gleiwitz, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
HISPANIO
K-do Andrés Mariano, str. Juegos Florales, 78, bajos, Barcelona (Sans), dez. interŝ. PI kun ĉl. Gek-doj.
HUNGARIO
K-do Paŭlo Dohányos, Pest megye, Fő-ut. 10, Csepel dez. koresp. PK, PI.
K-do Jozefo Stern, Szarvas-u. 32, Győr, dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl., PK, PI, PM. Resp. garantiata.
JUGOSLAVIO
K-dino Anka Jamnik, Trbonje p. Vuzenica, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, PI.
SOVETIO
K-do A. Tajnov, Furkasovski 1, kv. 41, Moskvo, Centro, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.
K-do A. Krasikov, Troickosavsk, Burjat-resp. s. Uladyj, Siberio, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
K-do Kurnaĉev, 3 Sokolniĉeska 8, kv. 3, Moskvo, 14, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.
K-dino Marmolaev, Obŝĉie kvart. d. 9, St. Kirsanov, R. Ur. ĵ. d. dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
— Kollektiv LKSMB — Glavnie Gom. jel. dor. masterskie, St. Gomel, dez. koresp. kolektive kĉl. junularo.
K-do N. Melsitov, Artillerijska ul. Blagoveŝĉensk, Dvorki, dez. koresp. kĉl. div. temoj, interŝ. politikajn karikaturojn.
K-do Vengorcev, Knijni Sklad Centrosojuza, Marosejka 7/8, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
K-do M. I. Gulnevskij, Abonementni jaŝĉik 4, P. O. Puŝkinskie-Gori, Pskov. okr., dez. koresp. pri fototelegrafio kaj televidado.
K-dino Mario Denisova, ul. Sverdlova 15, Livni, C. Ĉ. O., dez. koresp. kĉl. PI, L.
K-dino V. Ponomarenko, Klub Lenina, Tajga, Siberio, dez. koresp. pri div. temoj, kĉl.
K-do Konstantino Ĉencov (librotenisto), Bajkalskaja, 44, Stalingrad, dez. koresp. kun Ameriko, Aŭstralio, Afriko k Azio. Resp. garant.
Adresŝanĝo. — K-do Nikolao Kulis informas siajn gekoresp-antojn pri nova adr.: Moskvo-64, Podsosenski per. 21.
K-do N. Nejfeld, str. K. Libkneĥta, 9, Romni, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PI. Resp. akurate.
K-do Samuelo Bregman (14 j., pioniro), Milicejskaja, 2, Tiflis, Kartvelio, dez. koresp. kun eksterl. geknaboj pri la temo: «Interesaj tagoj el lerneja vivo.»
— Pionira taĉmento dez. koresp. kolektive kun gepioniroj de la tuta mondo. Adr.: K-dino Soboleva, Kooperativnaja ul. 9, Klin, Mosk. gub.
— Junkomunista ĉelo Kolektiv «KSM», Elektro-Stancia, Kremenĉug, dez. koresp. kun jun. kom. (individue k grupe) pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
— K-doj, ne forgesu al nia XII-a por la jubilea n-o sendi salutleterojn! — Arĥangelsk, Aleksandro Erjuĥin (9682).
SVEDIO
K-do Adolf Ŝvarz (SAT-ano 10 580) estas petata, sciigi sian adreson al Einar Norman, Stureg. 9, B., Malmö. — Gravas!
K-do A. Linzil, Skoghall, dez. interŝ. PM, kĉl.
[REKLAMO p.12] Juna germana social-oficisto serĉas pro san-kaŭzo (sunbezono) por kelkaj monatoj restadon en suda Eŭropo. Bonvole skribu al Vili Schulze, Kardenapstr. 3, Gifhorn, Germanio.
[REKLAMO p.12] Nun organizita «Internacia Korespond-Oficejo» ĉe redaktejo de Nord-Landa ĉiutaga ĵurnalo «PRAVDA SEVERA» serĉas seriozajn kunlaborantojn.
Ĉiu esp-ista ĉelo, individua SAT-ano povas bone helpi al nia sukceso. Sendu al ni multnombre adr. de div. lab. organizoj, redaktejoj, segfabrikaj ĉeloj, sindikat-unuiĝoj, IRH-organizoj ktp. por reciproka koresp-ado kun samspecaj organizoj de la Nordo. Ne gravas, ĉu ili aplikas esp-on aŭ ne. Ni invitos ilin per aparta let. al kunlaborado.
Ni volas havi multe da eksterl. perantoj k konstantaj koresp-antoj. Interŝanĝo per artik., fotoj, presaĵoj — jen estas nia laboro.
Ĉiu presita artik. estos pagata.
Ni volas pruvi ke esp-o estas la plej viva k taŭga ilo por larĝa disvolviĝo de la intern. laboro.
Redakcio de «Pravda Severa», USSR, Arĥangelsk, poŝtkesto 20.
[REKLAMO p.12] Jun-pionira Centra Klubo, Leningrad, Volodarskij pr., 49, dez. korespondi kun junpioniroj, geknaboj kaj junularo, pri div. temoj, interŝ. fotojn, gaz., ktp. Resp. garant.
[REKLAMO p.12] LABORISTA GRUPO «ANTAŬEN ĈIAM» aranĝas leterfeston por propagando la 13-an de oktobro. K-doj sendu multnombre. Tiel ni pruvos ĉe la skeptikuloj, ke esperanto ne estas plu utopio.
Ĉiu let. k PK estos certe respondataj. Kun danko. Adreso: Esp. lab. grupo «Antaŭen ĉiam», fako de Juventud, Tarrasense San Francisco 52, Tarrasa, Hispanio.
[REKLAMO p.12] GEKAMARADOJN niajn k novajn korespondemulojn mi petas skribi pri temoj: laborista, junulara, ruĝskolta, kleriga, sporta movadoj; vivo, salajro, amuzoj, ankaŭ serioza lingvo-perfektiĝo. Multaj niaj kursoj garantias al ĉiuj respondojn. Adr.: EDZ-sekretario B. Czechowski. Pollando, Sosnowiec, Koseielna «La Ornamo».
Gek-doj el ĉiuj landoj aŭskultu!
Je la 12.—13. oktobro 1929 en Chemnitz okazos «Ruĝa distrikt-renkontiĝo» kontraŭ faŝismon kaj malsatdiktaĵon». La tutmonda proletaro devas kunprotesti kaj pro tio sendu salutlet. el ĉiuj landoj (de organizoj k individuoj) por la renkontiĝo al K-do Alfr. Müller, Chemnitz, Germ., Fürstenstr. 38/I. Ni certe respondos!
[REKLAMO p.12] K-do Ja Timmers nun ne plu loĝas en la Amezonestrato 57, sed nun Hasebroekstrato 51, Den Haag (Nederl.)
Gek-doj el ĉiuj landoj aŭskultu!
Arĥangelsk, lasis oficon de librotenisto de la ŝparkaso k foriris labori en lokan redakcion «PRAVDA SEVERA» (Vero de l’ Nordo), por gvidi Internacian Korespond-Fakon, organizitan ekskluzive per esp-o, k sekve plene okupi sin je nia idea kampo. Bonvolu sendi nun ĉiujn poŝtaĵojn laŭ jena nova adr.: USSR, Arĥangelsk, poŝtkesto 20, Esperanto.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Kio estas la IWW? | 537—38 |
| Alia «Sakko-Vanceti»-afero en Usono | 538—39 |
| Du pioniroj forpasis el la mondo | 539 |
| El la historio de l’ Socialismo | 539—40 |
| Amo kaj amindumo | 540 |
| Enhav-Tabelo | 541—43 |
| Sennaciula Liberpensula Paĝo | 544 |
| Tra Esperantio | 545—47 |
| Korespondado, Anoncoj | 547—48 |
Preselo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 261, 3 d’octubre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 261 — APERAS SEMAJNE — 3. Oktobro 1929
[BILDO p.1 | 43,3,57,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti
SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e
ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerhner
Eldon-industrio kaj legemo en Japanio
Laŭ statistiko farita en 1927, Japanio, en libroeldona afero, okupas la trian pozicion de la mondo. La tendenco aperinta ĉi tie de kelkaj jaroj, estas precipe notinda.
Konsekvence de l’ popola edukado, kiu rimarkeble plialtigis la kulturan vivon de l’ japanoj, la bezono por libroj ĉiam pli kaj pli grandiĝis. Tiun emon akravide utiligis al si «Kaizoŝa», unu el la plej entreprenemaj eldonejoj en Japanio. En la fino de 1926 reklamoj por «La Kompleta Kolekto de Moderna Japana Literaturo» sinsekve aperadis en preskaŭ ĉiuj influplenaj ĵurnaloj de la lando. Surĵurnalaj reklamoj ordinare en Japanio okupas pli grandan spacon ol en Eŭropo aŭ Usono. Sed ĉi-okaze ili estis tiel vastaj, ke ili plenigis unu tutan paĝon aŭ eĉ du paĝojn de l’ ĵurnalo.
Da similaj serioj literaturaj ni jam ĝis tiam havis sufiĉe multe en malpli granda skalo. Tamen iliaj prezoj estis tro karaj, por ke ili estu legataj de l’ amasoj. Nun la afero montriĝis tute alia. Nur por unu jeno (malpli ol 0.50 dol.) oni povas havi ĉiumonate dikan volumon, kiu konsistas el 500—800 paĝoj dense presitaj. Sekve la nombro da abonantoj atingis la monstran ciferon de 330 mil. La plej mireginda rekordo, kiun japana libroeldona rondo ĝis nun atingis!
Eldonistoj por la unua fojo konvinkiĝis, ke la japana leganta publiko jam multege pli grandiĝis ol ili taksis. Instigite de la fakto, similaj eldonprojektoj laŭvice publikiĝis: «Kompleta Kolekto de Universala Literaturo», «Kompleta Kolekto de Japanaj Dramoj», «Kompleta Kolekto de Infanliteraturo», «Kompleta Kolekto de Proleta Literaturo Tutmonda», ktp. ktp.
Ne nur en la kampo de l’ beletristiko tio okazis; la modo tuj eniris ankaŭ la sferon de l’ socisciencoj. Jen ekzemple grandiozaj anoncoj por la eldono de «La Kompleta Verkaro de K. Marks kaj F. Engels», samtempe publikigitaj de du eldonejoj. Furioza konkurenco okazis inter la eldonistoj, por ke unu el ili venku la alian. Kaj efektive unu el ili estis venkita tiel perfekte, ke li devis rezigni la entreprenon malgraŭ multege da elspezoj por longedaŭra reklamado. Onidire la venkinta eldonejo akiris 100 mil abonantojn. Kia ironio, ke la verkaro de la du grandaj revoluciuloj, kiuj donis sian tutan vivon por forigi la kapitalismon de la mondo, estas metata nun en la merkato de «La Oriento» kiel komercaĵo, kiu donos nekalkuleblan profiton al kapitalistoj-eldonistoj!
Nun la japana legantaro jam estas enuigita pro troa abundo da «unu-jena libraro», kaj ne plu montras la iaman entuziasmon rilate al tiuj eldonoj, kiom ajn sensaciajn frazojn la aferistoj uzas. Por konservi la profitegon por ĉiam, aŭ almenaŭ ne malmultigi ĝin, kiun donis la favora situacio al la eldonistoj, ili ĉiel klopodas trovi rimedon, kiu forte incitos la aĉetovolon de l’ publiko. Vulgara, tamen plej efikplena metodo estas, ke oni pli malaltigu la prezon. Tiele lastatempe, 50-sen-a (t. e. ½-a jena) serio da libroj anstataŭis la unu-jenan.
Multe da eŭropanoj ankoraŭ pensus, ke japanoj havas tre malmulte da scio pri eŭropa literaturo. Granda eraro. Klasikuloj kaj modernuloj, preskaŭ ĉiuj reprezentantaj ilin verkoj jam estas tradukitaj japanlingven. Ĉi momente kompletaj verkaroj de L. Tolstoj kaj M. Gorki estas liverataj kiel tiuj el malkaraj serioj, ĉar precipe la verkoj de Gorki vekas profundan intereson ĉe la rapidege kreskanta legantaro, kiu postulas akran klaskonscion en literaturo.
El la supre priskribitaj faktoj oni facile povas konstati, ke la libroeldona afero en Japanio jam plene submetiĝis sub kapitalisma regado, ĉar sen ia granda kvanto da kapitalo, neniel povas efektiviĝi tiaj grandskalaj entreprenoj. Mezgrandaj eldonejoj multope bankrotis, aŭ ili vegetas, malgraŭ ke la libroj eldonitaj de ili ofte estis tre utilaj por la publiko. La kapitalo pli kaj pli enruliĝas la manojn de kelkaj potencaj eldonistoj, kiuj metas nur sian kulturan karieron je monakirado.
La vivo de japanaj literaturistoj kompreneble estas influata de la tendenco, kiu pli kaj pli fortiĝas en eldonaj rondoj ĝenerale. Ĝis antaŭ nelonge en Japanio aktoroj el ĉiuj artistoj kondukis aparte luksan vivtenon, dum literaturistoj ĉiam suferis pro mondeficito. Nun la afero tute aliiĝis. Kelkaj popularaj romanistoj jam pasigas ege luksan vivon, same kiel eminentaj aktoroj, ĉar iliaj verkoj estas eldonataj tiom grandkvante, ke ili donas al ili saman enspezon kiel al la lastaj.
Tia stato tamen estas escepto. La vivnivelo de multaj literaturistoj male pli malaltiĝis, ĉar potencaj eldonistoj bonakceptas nur tiajn verkistojn, kiuj donas al ili grandan profiton, kaj la gazetoj modestaj, kiuj longe subtenis ilian vivon, unu post la alia formortis, ne povante kontraŭstari al la atakado de giganta kapitalo. Bungeika Kjokai, la plej granda sindikato literaturista en Japanio, raportis ĉi-jare, ke ⅔ el la membroj de l’ asocio jam ne tenas sian vivon per verkado.
Tiaj cirkonstancoj neeviteble incitas seriozan konsideron de sentemaj literaturistoj pri la kontraŭdiroj kuŝantaj en la nuna sociordo. Proleta literaturo, kiu ekburĝonis en la lando antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj, nun faris okulfrapan progreson. Laboristoj kaj intelektuloj plej progresemaj, jam enuigitaj de l’ dekadenca literaturo burĝa, sin turnas pli kaj pli al proleta literaturo, kiu senkompate kritikas la socian vivon sub kapitalisma sistemo. Ni jam havas kelke da tre eminentaj verkoj tiaspecaj. Pli detale pri ili mi skribos en proksima okazo.
R. Kiyomi (13893), Tokio.
— pàgina 2 —
2 — SENNACIULO
KIO OKAZAS EN ITALIO?
Kiel fartas la «Korporativa Ŝtato» en Italio, kiu komplete reguligas la prezon, la salajron, labordaŭron, la nombron el laboristoj en ĉiu entrepreno kaj la administradon de l’ industrio? Kiam la itala infano ricevas sian nomon, la Korporativa Ŝtato rajtas malaprobi kaj ŝanĝi, se ekzemple la gepatroj volas honori la memoron de liberalulo. La viro, kiu je la 25-a jaro restas fraŭlo, devas pagi specialan imposton kaj se li edziĝas, la K. Ŝ. postulas, ke li produktu infanojn. La lernejo preparas marionetojn. Konfideme Musolini rigardas al la 297 685 knaboj (15-jaraj kaj pliaĝaj), nomataj Avangarduloj, kaj al la 461 815 knaboj (sub la 15-a jaro) — la Balillanoj.
[BILDO p.2 | 10,30,24,50] Desegnaĵo de faŝia fasko: ligita fasko da vergoj kun hakilo.
Faŝisto povas mortigi senpune, sed la estro de la Katolika Partio devas resti kvar jarojn en malliberejo, nur pro «lia intenco atingi kaj transiri la landlimon». La 20 mil oficiroj en la milicio malamas demokration kaj sonĝas pri ekspansio de la Itala Imperio, kaj viro restas nun en la arme-rezervo ĝis sia 55-a jaro anstataŭ la 39-a kiel antaŭe.
La parlamentanoj unue estas elektataj de la Kapital-Labor-sindikatoj; poste 400 kandidatoj sume estas konfirmataj de la Nacia Ĉefa Faŝista Konsilantaro. Tiam la voĉdonantoj devas akcepti aŭ malakcepti la tutan liston kaj danĝere estas voĉdoni per «ne» pri ĝi. Ĉu mirinde, ke en printempo de l’ jaro 1929 Musolini ricevis sukceson en la elektado laŭ tiu nova maniero?
La faŝisma Italio ŝuldas al Usono (aŭ pli vere — al usonaj bankistoj) 400 milionojn da dolaroj kaj pagas 7% por la prunto. Tial la usonaj ĵurnaloj ne kritikas la faŝismon, pro tiu ĉi usona hipoteko. Plensignife en februaro kaj junio 1929 la alilandaj bankistoj ne respondis al la alvoko prunti monon por la plano regajni 20 mil kvadrat-kilometrojn da tero en Suda Italio, Sardinio kaj Sicilio.
Laborleĝoj kaj laborkondiĉoj
Laŭleĝe entreprenistoj, kiuj lokaŭtis sian laboristaron por eviti la observon al la oficiala laborkontrakto, estas monpunataj kaj malliberigataj. Sed fakte ĝis nun neniu entreprenisto suferis punon. Tri aŭ pli da gelaboristoj, kiuj strikas aŭ ĉesigas laboron, povas ricevi 3 monatojn da malliberigo kaj iliaj estroj 12 ĝis 24 monatojn krom monpuno de 80 ĝis 125 dolaroj. Multe da strikintoj jam tiel puniĝis. La entreprenistoj ĉiam plendas pro tro altaj salajroj al siaj dungitoj, kaj en junio Musolini anoncis malaltigon. En Turino kaj en la tiea metal-industrio la salajroj estas plej altaj. Jen la tieaj salajroj esprimitaj en usonaj cendoj kaj pohore:
- Specialistoj . . . . . 17½
- Kvalifikitaj . . . . . 13¾
- Maŝin-priservantoj . . 12¼
- Manlaboristoj . . . . 11¼
- Lernantoj . . . . . 8
- Virinoj . . . . . . 8½
- Knaboj sub 16-a jaro . 4½
[BILDO p.2 | 37,23,63,59] Karikaturo de Musolini: kalva kapo en profilo, desegnita per kelkaj dikaj linioj, kun granda nigra kolumo; subskribo de la desegnisto malsupre.
El tiu salajro la laboristo devas pagi 3% por asekuro kontraŭ maljuneco kaj 5% kiel enspez-imposton. La kvalifikita laboristo ricevas semajne nur dol. 7.75. Se la edzino kaj unu filo perlaboras 65 lirojn, la tuta familio ricevas 220 lirojn (11 dol.), sed necesas almenaŭ 195 liroj por aĉeti nur nutraĵon kaj loĝejon. Per la restantaj 25 liroj la italo devas provizi vestaĵon, karbon, instruon ktp. Laŭ senpartieca enketo dum jaroj 1905 ĝis 1915 la laboristoj en la nordaj urboj fartis pli bone ol nun. Tamen la entreprenisto ankoraŭ postulas plian malaltigon de la salajro.
Musolini, papo kaj faŝ. sindikatoj
Krom la kreo de «Korporativa Ŝtato» (maldika mantelo por kovri diktatorecon de Musolini) la faŝisto fieras nun pri la «Konkordato» (interkonsento) kun la papo. En Sud-Italio oni diras: «Ja la papo venkis. Pio XI. sukcesis fini interbatalon, kiu daŭris preskaŭ 60 jarojn.» Kontraŭe en Nord-Italio oni aŭdas, ke Musolini venkis en la afero, ĉar li ankoraŭ regas la edukadon. «Tiu, kiu posedas la junularon, posedas la estonton.» Nur dum 2—3 horoj semajne la preĝistoj povas instrui sian katekismon sub severa faŝista observo. Kredeble nun la preĝisto helpos silentigi la kreskantan plendadon eĉ de la laboristoj en la faŝista sindikataro! (Tia plendado ekzemple okazis ĉe Kongreso de Faŝistaj Sindikatoj, je 30. junio kaj estis priraportata en «Il Lavoro Fascista».)
Eble la Eklezio helpos la Faŝistan Grandan Konsilantaron elekti novan «Duce», kiam Musolini mortos kaj liaj samtempuloj interbatalos pro la estreco.
Faŝista demagogio
En duon-oficiala respondo al la kritikoj aperintaj en «World» (Novjorko) E. Korzi (Corsi) diris defende, ke Musolini nur oratoras retorike pri celo de l’ itala imperialismo, sed kontraŭe agas. La itala laboristo perlaboras nur 11 dolarojn semajne, ĉar Italio estas ekonomie tre malriĉa lando. Korzi diras, ke laŭleĝe ekzistas la limigita labortago de ok horoj kaj minimuma salajro. Atako kontraŭ analfabeteco, konstruado de novaj domoj (por 80 mil familioj ekz. en Romo mem), de pontoj, vojoj, lernejoj ktp. efektiviĝas. Korzi opinias, ke post «Il Duce» venos la regado de l’ Faŝisma Sindikatismo per la du milionoj da organizitaj laboristoj. Iom post iom en la eksperimento la fera manpremo de la diktatoreco malfortiĝos.
[BILDO p.2 | 76,30,90,48] Desegnaĵo de papa tiaro kun kruceto supre kaj du krucigitaj ŝlosiloj malsupre.
Konkludoj pri la nuna situacio
Jen Italio vidata tra neŭtralaj kaj oficialaj okulvitroj. Tie en neevoluinta lando krizo okazis. La laboristaro ne sufiĉe maturiĝis por akiri la povon. Hejmvenintaj soldatoj, oficiroj, kiuj ankoraŭ volas ordoni, naciemuloj, senpripensaj junuloj unuiĝis en la faŝismo sub estreco de la renegato, la ambiciema Musolini. La faŝismo sukcesis per helpo de la kapitalisto, kiu pagis por restarigi «leĝon kaj ordon» kaj per helpo de usonaj bankistoj, kiuj hejme perforte kutimis subpremi «la ruĝulojn». Kontraŭstarantoj estis buĉataj aŭ devis rifuĝi alilanden. Sindikatojn oni detruis, same la kooperativojn. La lernejo ĝis la universitato fariĝis dresejo, papagejo. Libereco fariĝis ĉiam pli pala fantomo kaj fine elmigranto. La monarĥo jam estis senpova pupo, sed necesis fine la beno de la papo por la faŝista reĝimo.
Ĉu ne vere la vojo staras nebarita, kondukante al senstrika, senklasa socio, kiu revivigos la gloron de la antikva Roma Imperio? Vana sonĝo. Al Italio mankas la karbo, la nafto, la fero. Bankistoj helpas, sed poste postulas insiste sian altan procenton. Kiel trovi la monon? Imposto, malalta salajro agitas la laboriston. La kapitalisto ne volas pagi plue. La ŝajne entombigita klasbatalo denove reaperos. La subpremita volo de la popolo denove respektigos sin. La itala laboristaro fine
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 3
vekiĝos kaj kune agos kun la laboristoj el tutmondo por administri mondskale la industrion. La inkuboj de faŝismo kaj naciismo malaperu. (488¹)
¹ La informoj ĉi tie kompilitaj plejparte aperis en serioj de gravaj artikoloj en «Times» (Tempo), Londono, kaj «World» (Mondo), Novjorko, dum junio 1929.
Oni armas en Aŭstrio por ŝtata renverso!
La «Hejmland»-faŝistoj anoncas siajn planojn
Tute libere kaj senĝene armas la burĝoj por la faŝista ŝtat-renverso. Mi montru ekzemplon, citante el ĉefartikolo aperinta en la organo de l’ hejm-defendantoj (faŝistoj): «Heimatschutz-Zeitung». Tie oni legas sub la malkaŝa titolo «Ŝtata Renverso»: Ĉu nun la konstitucio estu rompita? Ĉu okazu ŝtata renverso kaj diktatoreco? La deklarita konstitucio en sia leĝa formo estas malsaĝaĵo. Tial la intelekto kaj vivinstinkto de l’ popolo postulas ĝian forigon. La antikvaj romanoj vivis en politika matureco kaj estis la plej feliĉa nacio en tutmondo. Ili ankaŭ donacis al si konstitucion. Spite tio ili estis bonaj respublikanoj. En la krizaj danĝeraj tempoj alfluis la tuta ŝtata potenco al unu viro. Ne la senatanoj, sed la diktatoro savis la Roman Ŝtaton el la danĝero, en kiu ĝi troviĝis. Tial ni ne timu, se oni riproĉas al ni, ke ni volas la ŝtat-renverson. Ni ne parolas multe pri la ŝtata renverso; sed ni volonte deklaras, ke por la aŭstria ŝtato nuntempe ne estas evitebla ŝtata renverso. Sen tiu radikala operacio Aŭstrio ne saniĝos. La sidejo de l’ malbona Spirito, tie, kie ĝi firme sidas, devas esti ventumata. Pri tiu ĉi vidpunkto centmil aŭstrianoj konsentas, kiuj ekatendas en la «hejm-defenda movado». Ni ne bezonas murmuri pri tio en kaŝejo.
La hejm-defendantoj povas libere eldiri: «Ni volas la potencon en la ŝtato, por ke ni povu purigi tiun ĉi ŝtaton kaj fari el ĝi agrablan loĝejon. Ni jam antaŭanoncas tiun postulon al la kompetentuloj, kaj rimarkigas, ke tiu ĉi postulo estis plene akceptita. La hejm-defendantoj depost sia ekzisto neniam kontraŭstaris al la ŝtata konstitucio. Sed ili devas pro sia aga historio: sia ekzisto, formiĝo kaj viv-elmontro, renversi la nunan ŝtatan reĝimon. En multaj aŭstriaj Liglandoj iliaj grupoj jam nun estas akceptataj kaj konsiderataj kiel leĝaj polic-helpantoj.
«La hejm-defendantoj ne batalas kontraŭ la ŝtata konstitucio. Ili respektas leĝojn, kiuj estas necesaj por la ŝtata ordo. Sed ili malamas nur tiujn leĝojn, kiuj kreas nur malordon kaj multobligas konfuzon, kiuj montris sin maltaŭgaj por regado kaj gvidado de Aŭstrio. Tiun ĉi falsan rebrilon ili volus detrui! Pro tio nenia marŝado al Vieno estas bezonata. Necesas nur, ke la viroj el la Hejmdefenda Ligo prenu en la manojn la direktilon, kiam la parlamenta maniero ne plu kapablas direkti. Oni ne povas konsili, ke ili hezitu en la decida momento. Se oni volus rifuzi tion, kompreneble poste povos naskiĝi popola movado por ni favora, bruega uragano! Uragano kontraŭ politikuloj kaj partioj, kiuj sin enfermas kontraŭ la necesego: ili devas esti forblovegataj! Ĉu oni povas esti certa, ke ili ne faris sub la masko de severa leĝo perfidon kontraŭ la plej altaj havaĵoj de la nacio? Ĝis nun oni ne sufiĉe komprenis, kion diris d-ro Ŝtajdle en sia lasta parolado pri la senco de ŝtata memhelpo. Se tiu memhelpo ne funkcias per la ordinara vojo, devas esti surpaŝataj eksterordinaraj vojoj. Se oni volas nomi tion
[BILDO p.3 | 38,27,63,53] Desegnaĵo de skeleta figuro kun kranio-vizaĝo kaj taŭzita hararo, vestita per nigra jako, kiu tenas rondan nigran bombon en la mano kaj paŝas per ostaj kruroj sur monteta tero.
ŝtata renverso, tio por ni nenion signifas. La ĉefaĵo estas, ke la vojo konduku al la celo. Ni rememoras kun ia emocio pri la tempo, en kiu ekzistis fakte nur unu konstitucia paragrafo (Rim. de l’ verk.: Aludo al la par. 14 en la monarkia leĝaro): Per ĝia helpo la ŝtataj kaj popolaj bezonoj povis esti kontentigataj, ankaŭ en tiu momento, en kiu la parlamento malfunkciis. La ŝtatrenverso en Aŭstrio ne signifas perforton al la popola volo, sed liberigon de la parlamento, kies spiriton la demokratio perfortas. Ni volas disŝiron de multpartia ŝtato, disrompon de la ne plu eltenebla diktatoreco de Ruĝa malplimulto . . .»
La minaco per diktatoreco en tiu kaj similaj artikoloj en la burĝaj ĵurnaloj ree montras al ni okulfrape la ekzemplojn de Italio, Hungario, Polio kaj Jugoslavio. Sajpel (Seipel) mem, la ekskanceliero, aludas pri tio, kaj ankaŭ en alia burĝa gazeto ni legas: «Aŭ la socialdemokrataj gvidantoj flankenmetas la partiajn interesojn kaj respektas la ŝtat-interesojn. Aŭ, aliokaze, ilia fatalo estos plenumita, kaj ili estos forblovataj, kiel en Italio, Hungario, Polio kaj Jugoslavio.» Tiuj ĉi minacoj rilatas ĉefe la laboristajn amasojn, kiuj neniel volas submetiĝi sub la faŝismon, je nenia kondiĉo.
La hejm-defenda armado dume progresas. Per ĉiuj rimedoj de teroro, per subaĉeto, korupto kaj demagogio la faŝistoj nun starigas fervojistan kompanion. La faŝistaj sangaj bestoj volas komenci la batalon. Vivo kaj sorto de l’ laboristaro estas en granda danĝero. Kaj iliaj edzinoj kaj infanoj en tiu decida momento rigardas al prelato Sajpel kiel servisto de dio sur la tero. Ĉu li plenumu la volon de Kristo, kiu predikis al la homoj: Ne mortigu!? Sed lia tera eminenta prelata servisto Sajpel predikas en lia nomo la malon: Mortigu! En la nomo de l’ ŝtat-kapitalista sociordo!
Tiu granda findecida batalo en Aŭstrio nun komenciĝas. Ni nun devas koncentrigi ĉiujn niajn fortojn, por ke ĉiuj ŝtat-renversaj planoj de l’ faŝistoj disrompiĝu kontraŭ la fera muro de l’ laboristara kontraŭstaro!
Knourek (2474).
KIO ESTAS LA IWW?
MALKAŜEMA KLARIGO PRI ĜIAJ PRINCIPOJ, CELOJ KAJ METODOJ
(1-a daŭrigo. Vidu antaŭan n-on)
10 000 enkarcerigitoj
Se ni publikigus la nomojn de ĉiuj IWW-anoj, kiujn oni enkarcerigis de la tempo de ĝia komenco, ni plenigus libron tiel grandan kiel la telefon-adresaro de granda urbo. Oni enkarcerigis pli ol mil anojn dum la liberparol-bataloj, kiujn la IWW devis entrepreni volenevole en diversaj partoj de la lando. Oni arestis ĉirkaŭe 900 anojn dum la teksa striko en Lorens (Lawrence, Mass), dum 1912. Ĉirkaŭ 100 anojn pli poste en Litl Fols (Little Falls), en la ŝtato Novjorko. Dum la teks-striko ĉe Peterz’n (Paterson, N. J.), oni malliberigis 1800 anojn. En la jaro 1917 oni elportis perforte el Bizbi (Bisbee, Arizona), 1184 virojn, precipe IWW-anojn, kaj gardis ilin en fostfortikaĵo dum kelkaj monatoj sen ia ajn leĝprocedo. Oni ĵetis en la karcerojn milojn da anoj de la «Western Federation of Miners» (Okcidenta Federacio de Ministoj), dum tiu organizo estis parto de la IWW. Dum 1920 kompiliĝis parta listo el anoj enkarcerigitaj depost la komenco de la milito. Tiu listo montris 1327 nomojn. De tiu tempo restis daŭra fluo de niaj anoj tra la karcerpordoj. Nur last-tempe oni arestis 450 IWW-anojn en Portland, Oregon, sen ia motivo laŭleĝa. Ankoraŭ nuntempe estas ĉ. 200 viroj malantaŭ la muroj, kelkaj el ili por sklaviĝi la tutan vivon tie, aliaj estas kondamnitaj je 5, 10, 15 aŭ 20 jaroj da punlaboro en la pundomoj — tute nur pro siaj agadoj en la IWW. La tuta nombro da IWW-anoj enkarcerigitaj depost la jaro 1905 estas pli ol 10 000.
Ekster la socia palisaro
Dudekon, aŭ pli multe, da IWW-anoj fimortigis niaj malamikoj kaj iliaj dungitoj. Krom tiuj ĉi pli grandaj krimoj kontraŭ niaj anoj estas sennombraj aliaj krimoj, kiujn oni faris kontraŭ nin, aŭ je la nomo de «law and order» (leĝo kaj ordo) aŭ sen oficiala permeso.
Oni gudrumis kaj plumumis IWW-anojn — tiu ĉi kruela kriminsultego konsistas el tio, meti varmegan gudron kaj plumojn sur la nudan korpon de la
— pàgina 4 —
4 — SENNACIULO
viktimo —, batis ilin, rifuzis al ili civitanecon, ekzilis ilin, invadis iliajn domojn, prenis iliajn dokumentojn, neis iliajn leĝajn defendrajtojn, surmetis al ili tro karan kaŭcion, submetis ilin al servuto, forportis ilin, submetis ilin al kruela kaj neordinara puno, nejuste akuzis ilin, eksterordinare alte monpunis ilin, gardis ilin en malliberejo sen juĝado ĝis la morto, frenezigis ilin per persekutado, rifuzis al ili la rajton uzi la poŝton, rifuzis al ili la pres-, parol- kaj kunvenrajtojn, kaj ĉiujn aliajn rajtojn garantiitajn de la Konstitucio.
Oni estas rifuzinta al IWW-anoj la rajtojn proklamitajn de la Deklaro de Sendependeco: la vivon, la liberon kaj la serĉadon je feliĉo.
La salonegojn, oficejojn, kaj ĉefsidejojn oni atakis sen ia laŭleĝa rajto. Oni prenis, aŭ detruis, la librojn, broŝurojn, poŝtmarkojn, presaĵojn kaj oficmeblaron de la IWW.
IWW transdaŭras, ĉar ĝi restas sur la bazo de ekonomia neceso
Estas facile kompreneble, ke nur gehomoj de kuraĝo kaj konvinko volonte aniĝos en tia organizo. Sed la plimulto ne aniĝas libervole. Ili estas pelitaj en ĝin de malsato, suferado, malriĉeco, mizero kaj malespero, ĝuste tiel kiel la river-bordoj estas forportitaj de la torenta rivero, al la maro. La torenta rivero de disfalanta kapitalismo liveras la membraron al la IWW.
Tiel la terura persekutado malsukcesis je sia provo subpremi aŭ estingi la IWW-organizon. Male, niaj instruoj disvastiĝas kiel stepfajro, kiun nek sango nek perforto povas estingi. Por ĉiu cento da anoj enkarcerigitaj, miloj antaŭenpaŝas por aniĝi kaj kuraĝigi per sia ĉeestado tiujn, kiuj estas batalantaj.
Tiu ĉi fakto mem, ŝajnas al ni, devus montri al la ekstera mondo, ke estas granda natura forto subtenanta tiun ĉi movadon, kaj ke estas tiom stulte persekuti nin, kiom por Kserkses, reĝo de Persio, ordoni siajn soldatojn, ke ili vipu la ondojn de la maro, por ke ili trankviliĝu kaj lasu pasi lian armeon. Tiu ĉi natura forto, ekonomia neceso, donas al nia movado intelektan kaj moralan povon, kiun neniu pendigilo povas mortigi, neniu karcero venki. Eĉ la plej bigota ulo inter niaj malamikoj devas kompreni, ke, por travivi tian teruran severan elprovon, nia organizo devas havi malantaŭ si fundamentan veron, kiun oni ne povas senpune ignori, sed kiun oni devas esplori. La popolo akceptas niajn principojn kiel evangelion spite ĉia persona danĝero al si mem. Kiaj mirindaj principoj tiuj ĉi povas esti? Ili esprimiĝas en la Antaŭrimarkigo al nia Statuto kaj prezentiĝas jene:
III. Bazaj principoj de la IWW
La laborista klaso kaj la dunganta klaso havas nenion komunan. Ne povas esti paco, dum malsato kaj bezono ekzistas inter la multaj milionoj da laboristoj, kaj la malmultuloj, kiuj estas la dunganta klaso, havas ĉiujn bonojn de la vivo.
Inter tiuj ĉi du klasoj batalo devas daŭradi, ĝis la laboristoj de la mondo organiziĝos kiel klaso, alproprigos al si la teron kaj la produkteman maŝinaron kaj forigos la salajran sistemon.
Ni trovas, ke la koncentriĝo de la administrado ĉe la industrioj en ĉiam malpli multajn manojn faras la metiajn unuiĝojn nekapablaj sukcese konkuri kun la ĉiam kreskanta povo de la dunganta klaso. La metiaj unuiĝoj kuraĝigas al stato de l’ aferoj, kiu permesas al unu parto de la laboristaro kontraŭstari alian en la sama industrio, tiel helpante venki unu la alian reciproke en la salajraj bataloj. Plie, la metiaj unuiĝoj helpas la dungantan klason trompi la laboristojn kredigante, ke la laborista klaso havas interesojn komunajn kun la dungantoj.
Oni povas ŝanĝi tiujn kondiĉojn kaj subteni la interesojn de la laborista klaso sole per organizo formita tiel, ke ĉiuj ĝiaj anoj en unu industrio, aŭ en ĉiuj industrioj se necese, ĉesos labori, kiam ajn oni anoncos strikon, aŭ mastrostrikon (lokaŭton) en iu fako. Tiel farante difekton al unu, oni faras difekton al ĉiuj.
Anstataŭ la konservema moto: «Justan tag-salajron por justa tago de laboro», ni devas surskribi sur nia flago la revolucian signaldiron: «Forigo de la salajra sistemo».
Estas la historia misio de la laborista klaso forigi la kapitalismon. La produktula armeo devas organiziĝi, ne nur por la ĉiutaga batalo kun la kapitalistoj, sed ankaŭ por daŭrigi la produktadon, kiam la kapitalismo estos renversita.
Organizante nin industrie ni estas formantaj la strukturon de la nova socio en la ŝelo de la malnova.
IV. La celo de la IWW
Laŭ tiu ĉi deklaro de principoj la IWW proponas organizi ĉiujn produktemajn homajn fortojn, en tiu ĉi¹ kaj, fine, en aliaj landoj, t. e. ĉiujn laboristojn manajn kaj cerbajn, industrie, en Industriajn Unuiĝojn, Industriajn Unuiĝajn Filiojn en la laborejoj, kaj Industriajn Konsilantarojn. Pli poste ni nomos la ĉefajn fakojn de la nova asocio, kiun ni proponas organizi.
Tradukis SAT-ano 1781 laŭ 3-a reviziita eldono de broŝuro samtitola publikigita de IWW., 555 W. Lake St., Chicago, Ill., Usono.
(Daŭrigota.)
¹ Usono. — La trad.
TERORO
Teroro! Pro ĉi tiu vorto ektremas la koro de pacema filistro kaj malvarmo trakuras lian dorson. Ekaperas en lia imago la monstro de anarĥio revolucia, vestita en purpura ruĝo, kiu renversante ĉiujn «leĝajn ordojn», senescepte hekatombas milojn da pacemaj civitanoj. — Estas ja speciala, bone kaj ruze preparita, diligente, celkonscie direktata tendenco, ke sub la formo de teroro aperu kiel sangavida monstro, la proletaro mem.
Sed, — en la historio de socievoluo la teroro aperas kiel rimedo de klasaj bataloj. Karl Marks, kiu klare difinis la naturleĝojn de klasbataloj per la materialismo, konstatis por la socia revolucio, kiel neeviteblan garantiilon de venko, kiel plej efikan metodon de liberiĝo el la katenoj de reganta sociordo, la proletaran diktatorecon. La vorto — diktatoreco ja enhavas la subsencon de perforto, kies koncepto kondukas al la teroro. Kaj tiun malkaŝan konstaton de teroro la reganta klaso klopodas eluzi, starigante ĝin antaŭ la ne klaskonsciaj amasoj kiel porĉiaman terurfantomon, por fortimigi ilin, por ekabomenigi al ili la socian revolucion kaj samtempe kun ĝi, la proletaran diktatorecon.
Sed, ĉu la diktatoreco kun sia teroro estas speciala unikaĵo aŭ propra eltrovaĵo de proletara klasbatalo? — Se ni analizas la socian historion de nia hodiaŭa, plej aktuala klasmalamiko, la burĝaro, kiu «leĝe per rajto de Justo» regas la proletaron, ni povas konstati, ke la perforto ne nur rimedo estas por la ekspluatanta klaso, sed ankaŭ la fundamento de ĝia ekzisto, kiun ĝi kun arteca hipokrito klopodas kaŝi sub la ŝajno de kulturo.
Ĉe la naskiĝo de l’ kapitalisma sociordo, la burĝaro ne hezitis alpreni ĉiujn metodojn de teroro, por konservi la venkon. La kapitalismo komenciĝis per malkaŝa diktatoreco de l’ burĝaro. — Marks en «La Kapitalo» skizante la pradevenon de akumulado, detale priskribas ĉiujn sennombrajn perfortojn, sangajn kruelaĵojn, per kiuj la burĝaro klopodis devigi la ekspluatatan klason, adaptiĝi al siaj produktdisciplinoj. Kiel ajn malrekonas hodiaŭ la prudeca, falspia, ŝajnkultura, kapitalista socio, — la ekzistadon de ĝia regado nur perforto, nur diktatoreco konfirmis kaj konservis. La fundamento de kapitalismo sin bazas je subpremo, ekspluatado al aliaj klasoj, do estas evidente, ke la diktatoreco kun sia perforto ne likvidiĝis, sed post la solidiĝo de regpovo, post la revoluciaj sukcesoj ŝanĝis la formojn, t. e. transformiĝis je «leĝaj rajtoj». Tiu formo de diktatoreco ne estas tiel kontraste rimarkebla, ĝi ne ĝenas per nuda perforto la obeulojn. Sed tuj, senhezite la premantaj rimenoj de koda paragrafaro entranĉas la karnon de ribeluloj, se ili provas forskui la katenojn de tiu altrudita leĝa regado. — La administraj ŝtataj aparatoj: bone organizita polico, korporacioj el spionoj, ĝendarmaro, ferdisciplinita armeo, aro da karceroj, pundomoj estas la ĉiumomente mobilizeblaj teror-aparatoj de la reganta burĝaro, por sufoki ĉiujn ekmovojn celantaj la forigon de ĝia privilegiita klasa potenco.
Dum la antaŭmilita tempo, dum la lastaj kelkaj jardekoj, la kapitalismo havis sian t. n. «pacan evoluon». Dum tiu periodo la edukado celis la estimon al ŝtataj leĝoj, konsideri ilin ne ŝanĝeblaj, eterne ekzistantaj, devenantaj de ia superhoma forto, kvazaŭ naturleĝoj. Sufiĉis por la narkotado de la konscio la religiaj ritoj, la patriotismo, laŭta demokratio, liberalismo ktp. La ŝajnsoci-
— pàgina 5 —
KOZAKOJ¹
El urbo Ĉimkent (Mez-Azio), kie mi nun oficas kiel studento-praktikanto, oni sendis min en pure nomadan regionon por amasaj inokuloj kontraŭ aperinta en kozakaj brutaroj epizootio². Tiu regiono troviĝas malproksime de loksidaj vilaĝoj kaj urboj, barita for de ili per altaj montaroj — branĉoj de La Granda Tjan-Ŝan, — kaj vastegaj senakvaj sablaroj. Forestas tie iuj ajn vojoj, oni ne konas tie radajn veturilojn kaj vojaĝas rajde sur ĉevaloj, kameloj kaj bovoj. Sammaniere, post tritaga laciga vojaĝo sub bruligaj radioj de l’ suno, grimpado de monto monten, mi trafis tien. Miajn observojn pri vivo kaj moroj de kozakoj mi prezentas al la Ge-SAT-anoj kun atentigo, ke ili rilatas al la plej malkulturaj lokoj de Kazakstan (Kozaka SSR), kien reformoj de l’ soveta registaro malfacile kaj malrapide penetras.
La kozakoj estas nomadoj. De frua printempo ĝis profunda aŭtuno ili migras kun siaj brutaroj, haltante sur unu loko ĝis la paŝtejo estas taŭga, kaj moviĝas denove al aliaj lokoj, kiam la herboj konsumiĝas. Tiele ili formigras de sia vintra loĝloko je milo kaj pli da kilometroj. Dum la migrado ili loĝas en feltaj jurtoj (kabanoj), vintre — ĉu ankaŭ en jurtoj, ĉu en mizeraj argilaj kabanoj, en kiuj kune kun homoj troviĝas junaj ŝafidoj. Savante sin de kruelaj malvarmaj ventoj, la kozakoj konstruas kabanojn en iu intermonto, en dezerto starigas jurton sub defendo de sablara monto. Vintre la vojetoj kaj vojoj en la montaroj fariĝas netraireblaj kaj iu ajn komunikado kun la ekstera mondo ĉesas por kelkaj monatoj.
[BILDO p.5 | 29,24,64,43] Foto: kozako en longa mantelo kaj ĉapo tenas ĉevalinon kun ĉevalido sur montara herbejo, dum virino melkas la ĉevalinon; fone jurtoj kaj arbara montodeklivo.
Kozako melkas ĉevalinon
La kozakoj ne faras provizon da fojno por vintro, kaj la brutaroj mem nutras sin. Antaŭe per siaj fortikaj hufoj la ĉevaloj disfosas neĝon kaj ŝirpinĉas sekan herbon, poste sur tiu loko sin paŝtas bovoj kaj ŝafoj. Kiam en iuj jaroj la tero kovriĝas per glacia krusto, kiun ne povas trabati eĉ ĉevaloj, venas «gut» — terura malfeliĉo por la nomado: la brutaroj amase pereas pro malsato, kaj riĉa kozako dum kelkaj tagoj fariĝas almozulo.
Genta vivmaniero
Ĝis nun ankoraŭ la kozakoj havas gentan vivmanieron. Kiel en vintra loĝloko, tiel dum somera migrado ĉiu gento okupas delonge difinitan teritorion. Intergenta malpaco, lukto de gentaj grupoj, moro de sanga genta venĝo ne estas ankoraŭ plene forvivigitaj, precipe en malproksimaj de kulturaj centroj regionoj, kaj ties resonoj estas renkontataj eĉ en partiaj vicoj kaj soveta administra aparato malgraŭ senkompata batalo kontraŭ tio fare de la registaro kaj la partiaj organoj. En mia praktiko estis okazoj, kiam kozakoj el najbaraj lokoj ne alkondukis hejmbestojn por kuracado, ĉar en la loko, kie ni haltis, loĝis gento malpaca al ili.
La familia vivo
En la kozaka familio regas patriarka vivmaniero. La familia ĉefo estas sola mastro de la tuta posedaĵo, sinjoro super aliaj membroj de la familio, kies ordonoj estas sendiskute plenumendaj. La tuta laboro kuŝas sur la ŝultroj de virinoj, malpliaĝuloj kaj ĉe riĉuloj — sur dungitaj laboristoj. Cetere ili evitas havi dungitojn kaj ĉiurimede penas ŝajnigi sin malriĉaj aŭ mezriĉaj por ne pagi grandajn impostojn. Interalie eksproprigo de riĉuloj, kiu okazis en Rusio en j. 1918, estas efektivigita en Kozakio nur pasintjare. Oni rekviziciis ĉe la riĉuloj brutarojn kaj disdonis ilin al malriĉaj kozakoj (80%) kaj kolektivaj mastrumoj (20%). 700 riĉuloj estas elloĝigitaj el siaj vilaĝoj en aliajn distriktojn, por ke ili ne propagandu kontraŭ la soveta sistemo.
Pli malpli riĉa kozako faris nenion, estas maldiligenta, li povas sidi en la jurto semajnon kaj nur dormi, manĝi ŝafaĵon kaj trinki kumis-on¹, vespere vizitante la najbaron por babilado. Se li ekaŭdis, ke iu aranĝas festenon, li tuj forlasas la hejmon kaj kapablas rajdi por regalaĵo cent kilometrojn. Ofte grupoj da tiaj senfaremuloj vojaĝas de unu najbara vilaĝo al la alia al konatuloj, babilas kaŭrante kelkhore en jurto, dum oni buĉas por ili ŝafon kaj preparas manĝaĵon. Post bona manĝado ili tuj forveturas pluen kaj vagas tiel dum kelkaj tagoj, forgesante pri siaj devoj de mastro, edzo kaj patro.
Virinoj kaj infanoj
La virino plenumas absolute la tutan laboron, komencante per preparado de manĝaĵo, bestbredado kaj finante eĉ per laboro en kamparoj. Ŝi ĉiam estas okupita. Eĉ al la najbarino bonuzi liberan duonhoron ŝi venas kun ŝpinilo. La virinoj preskaŭ ĉiuj estas analfabetaj, neniam ili forlasas la hejmon, nenion vidas krom sia vilaĝo; malmultaj el ili vidis la urbon, kaj feliĉa estas kozakino, se la edzo prenis ŝin je bazaro. Poligamio kaj aĉeto de edzino estas malpermesitaj, sed en kaŝa formo ankoraŭ ekzistas. Malofte oni povas vidi sincerajn rilatojn inter geedzoj: viro ĉiam
¹ Kozakoj ĝis la revolucio estis nomataj de l’ rusoj «kirgizoj». Ne miskomprenu kozakojn — popolon de turka-mongola raso — kaj kozakojn-rusojn, klason de militigitaj terkulturistoj, kiu ekzistis ĝis la revolucio kaj havis diversajn privilegiojn de la carismo. ² Amasa infekt-malsano ĉe bestoj.
¹ Acida ĉevalina lakto, enhavanta iomete da alkoholo.
ema politiko ankoraŭ efikis por brili en filantropa humanismo, prokrastadi per «leĝa regado» la malkontenton de l’ ekspluatata popolo. Sed la imperialisma mondmilito forviŝis multon el tiuj influoj. La mondmilito ne nur seniluziigis, vekis, klaskonsciigis larĝajn tavolojn de la popoloj, puŝante la proletaron al revolucia periodo, sed ankaŭ ekdetruis en sia fundamento la kapitalistan sociordon, ĵetante ĝin al tiaj ekonomiaj krizoj, kiujn ĝi ne povas normale, definitive, por la popoloj kontentige solvi. Tiu baraktado de mondekonomio vole-nevole retro-kondukos al pli teruraj, pli sovaĝaj, en dimensioj pli gigantaj mondkonfliktoj. Kaj tiun procezon nur pli rapidigas, pli maturigas la teknika evoluo de la produktado.
Por refirmigi sian regpozicion, konservi por si la ŝtataparaton kaj surogati la perditan aŭtoritatecon de siaj klasservantaj kodoj, la burĝaro denove, kiel ĉe sia naskiĝo, reiras al la malkaŝa teroro kaj diktatoreco. La blanka teroro, kies hodiaŭa difino estas la faŝismo, ne estas io alia, ol la malkaŝan perforton sen ajna honto agnoskanta, grandstila diktatoreco de la kapitalistaro, sed nun jam en internacia skalo, kontraŭ la laborista klaso.
Post la renverso de l’ hungaria proletara diktatoreco, reekkomenciĝis la aktiva, malkaŝa diktatoreco de la burĝaro. Siatempe la burĝa gazetaro, por mildigi la barbarecon de l’ hungara kontraŭrevolucio, klopodis ŝajnigi kaj kredigi, ke tiu blanka teroro estas nur erupcia kontraŭefiko al perforta proletara diktatoreco. En multaj landoj granda parto de l’ laboristaro bedaŭrinde ankaŭ agnoskis, eĉ plifirmigis tiun tendencon. — La itala faŝismo, bulgara, rumana, pola, finna, k. c. teroroj, sekvantaj post la hungara, la evoluo kaj rezultoj de burĝaj kvazaŭrevolucioj en Germanio, Aŭstrio, la kreskanta trudemo de ofte per perforto organizita, ŝtate helpata faŝismo preskaŭ en ĉiuj eŭropaj landoj, hodiaŭ jam klare pruvas la mensogemon kaj falsecon de tiu aserto. Dek batalplenaj jaroj, pasintaj komence de ekapero de senkaŝa diktatoreco burĝa, — kiuj sendube alportis gravajn revoluciajn spertojn al la Proletaro — pruvas al ni, ke la hungara, blanka teroro, estas nur ero de tiu longa ĉeno, kiu hodiaŭ sufokas la gorĝon, tenas en katenoj la liberiĝon de l’ tutmonda Proletaro.
Neniu.
(Finota.)
— pàgina 6 —
INFANA RESPUBLIKO EN SAKSIO
Socialistaj infanoj tutsaksiaj konstruis tendaron proksime de Kecŝenbroda (Kötzschenbroda) apud Dresden laŭ la modelo de l’ unua «Ruĝa Respubliko Zekamp (Seekamp)» en la jaro 1927. La infanoj regis mem. La tendaro estis dividata en kelkajn vilaĝojn. Ĉiu vilaĝo balotis delegitojn por la parlamento. Tie ili laboris laŭ la modelo de l’ regna parlamento. Dum ĉi tiu somero aranĝiĝis en Germanio kaj Danio kelkaj Infanaj Respublikoj. Por ke vi ekkonu la vivon en tia Infana Respubliko, mi priskribos gajan kaj seriozan dimanĉojn:
Dimanĉo, 28. julio 1929. La vagonaro kondukis nin al la bele lokita urbeto Kecŝenbroda. La regno de niaj infanoj estis nia celo. Krute supreniras la strato dekstre de l’ rivero Elbe al monteto. Geknaboj en bluaj kiteloj vigligis la straton, salutante per la konata saluto «Amikecon» (germ.: Freundschaft). Sur la monto ni tramarŝis belan arbaron. Nun ni vidis sur herbejo tendaron ĉirkaŭitan de arbaro. Ĝi estis ornamita per ruĝaj flagoj. Pli ol 800 geknaboj loĝis tie. En la mezo de l’ placo ludis junaj muzikantoj de l’ «Regna Standardo» (germ.: Reichsbanner) La Internacion.
Subite eksonis tamtamo kaj sur la flagstango aperis ruĝ-verda flago. «Ho, nun ni ricevos manĝaĵon!» kriis la infanoj. Jam kunportis gehelpantoj grandajn kaldronojn plenigitajn per manĝaĵo. La infanoj venis povilaĝe kun siaj pelvoj. Oni disdonis freŝajn fazeolojn kaj bovaĵon. Okulride ili plenigis la pelvojn. Kiu ne satiĝis, plenigis denove sian pelvon. Kiel postmanĝaĵon ili ricevis pudingon kaj framban siropon. Post la manĝo aperis verda flago. «Ho, nun ni ricevos poŝtaĵojn!» oni vokis ĉie. Ĉiuj kuris, por akcepti korajn salutojn de la amataj parencoj en la hejmo. Bedaŭrinde la poŝtejo ne plenumis ĉiujn dezirojn. Sed baldaŭ ekheliĝis la vizaĝoj, kiam la voko eksonis: «Posttagmeze okazos cirko!» Scivoleme ĉiuj atendis la okazontaĵojn, kaŭrantaj tere ĉe la bordo de l’ arbaro. Ĉeestis ĉ. 2000 homoj. Tamtam-sono! Ĉiuj aŭskultis atente la parolanton, kiu per humora alparolo malfermis la «cirkon». La loĝ-
[BILDO p.6 | 25,23,64,42] Desegnaĵo: tendaro de konusformaj tendoj sur herbejo, kun flagoj sur altaj stangoj kaj arbaro fone.
antaro de l’ tendaro prezentis la «geartistojn». Plej atentinda estis la «internacia popolaro». Nova tamtamsono, kaj jam elpaŝis en pentrinda grupiĝo preskaŭ ĉiuj rasoj de l’ mondo. Per la plej simplaj rimedoj la infanoj havigis al si aspekton kaj vestaĵon de l’ plej diversaj nacioj. Oni vidis ĉinojn, kiuj portis longajn harplektaĵojn. Krome aperis negroj, nigrigitaj homoj portantaj lumopendaĵojn el kano. Kun ŝildoj kaj lancoj ili prezentis militdancojn. Poste aperis araboj akompanitaj de siaj haremaninoj. Ĉi lastaj gracie dancis. La nun aperantaj indianoj fumis siajn pipojn kaj salte prezentis kun la tielnomata «medicinviro» la faman «dancon de mortintoj». Je la fino de l’ prezento oni vidis la boksadon okazintan inter la mondmajstroj en Usono. Per laŭtparolilo estis komunikataj rezultoj de ĉi tiu batalo al la «tuta mondo». Grandegan amuzon kaŭzis, kiam la paroj kun farunŝtopitaj boksgantoj atakis unu la alian. Satire observis la diskoniganto ĉiujn fazojn de l’ batalo, uzante kiel mikrofonon malnovan fruktokorbon. La grupaj kaj piramidaj aranĝoj de kelkaj geknaboj meritas mencion. Ili estis lertaj gimnastikuloj. Senfina aplaŭdo rekompencis la infanojn por ilia laboro. Sed bedaŭrinde la vizitantoj devis forlasi la tendaron, ĉar la vagonaro ne prokrastus la forveturon.
Dimanĉo, 4. aŭgusto 1929. En tiu tago vizitis denove kelkaj gepatroj la infanojn en la tendaro. Estis edifa aspekto, kiam ni matene eniris la tendaron. La suno briletis sur la tendoj. Ĉe la limoj de l’ Infanrespubliko staris la gardantoj. En la tendaro oni jam vigliĝis. La infanoj ordigis siajn vestojn kaj ŝuojn. Aliaj labordeĵoris laŭ la leĝo de l’ infanaro. Oni estis devigata admiri la modelan ordon, kiu tie regis. La infanoj bonfartis kaj estis gajaj. Mi ne vidis dolorvizaĝon dum la tuta tago.
Montrante la novan regnon de l’ infanoj al la gepatroj, la infanoj fiere ĝojegis. Oni mem emis resti tie pro tiom da belo. — Posttagmeze estis aranĝata aparta festo. La gepartianoj de l’ SPD (socialdemokrata partio germ.) el Dresden estis anoncitaj. Ni devis ree admiri, kiel la infanoj efektivigis siajn leĝojn. Ili ne permesis la konstruadon de bierbutikoj en la tendaro. Tamen ni plenaĝuloj «nepre bezonas» ilin. Nu, trink- kaj manĝaĵoj ankaŭ bongustis ekster la limoj de l’ tendaro.
Manĝinte pli ol 800 geinfanoj marŝis al la stacidomo Kecŝenbroda, por akcepti la Dresden-ajn SPD-anojn. La infanoj estis vestitaj per la konataj bluaj «falk»¹-kiteloj. Kia edifa aspekto, kiam la infanoj poste enmarŝis la tendaron. Ili transiris altaĵon. La marŝanta aro similis bluan rubandon sur griza tero. Je la pinto marŝis tambur- kaj fajfantaro el gimnastikuloj. La infanoj formis kvarangulon sur la placo inter la tendoj. Dume enmarŝis la gepartianoj tra la enirejo. La aro ŝajnis ne finiĝi. Ankaŭ la nombro de l’ ruĝaj flagoj ĉiam pligrandiĝis. Intertempe oni starigis laŭtparolilon en la valeto. De tie salutis partisekretario K-do Sander el Dresden la Infanan Respublikon. La tuta aranĝo estis manifestacio kontraŭ militoj. Forpasis ja 15 jaroj depost komenciĝo de l’ terura milito. La oratoro per laŭtparolilo efike aŭdigis la konatan poemon: «Tri minutojn aŭskultu!», dum Dresdena orkestro de l’ Regna Standardo ornamis la solenon per belaj muzikaĵoj.
Bedaŭrinde ni gepatroj tro frue devis forlasi niajn gefilojn. Vespere okazis procesio da torĉ- kaj lampion-portantoj al la stacidomo. Infanoj ĉiulandaj, imitu tiun tendar-komunumon kaj vi ĝuos grandajn ĝojojn!
Friedr. Nitze (9958), Zittau.
¹ «Falko» nomiĝas speco de skolto.
sentigas, ke li estas la mastro kaj sinjoro super la edzino.
Malkulturo, malklero, abomenaj vivkondiĉoj kaŭzas, ke la virino tre inklinas al malsanoj. Ne ofte vi sukcesas vidi en la stepoj sanan freŝan virinon: jam en la juna aĝo ŝi similas maljunulinon.
La geinfanoj kreskas sen iu ajn eduko. Ĝis 5—6 jaroj la knaboj somere kuradas nudaj kaj sub sunradioj fariĝas brunaj kaj harditaj. La knabinoj ĉiam estas malgrasaj kaj malsanemaj. Multege da infanoj pereas pro diversaj malsanoj kaŭze de malbona vartado. La patroj preskaŭ neniam karesas kaj vartas infanojn, konsiderante tion ne deca por la viro. La patrinoj estas okupitaj, kaj suĉinfano ploregas ĝis ĝi estas nutrita kaj trankviligita de la sama suferantino-patrino. Oni ne atentas la infanojn: se ili eltenas kaj vivos — bone, se ili mortos — ankaŭ ne valoras domaĝi.
Moralan edukadon la gepatroj ne atentas, kaj la infanoj rapide alproprigas al si la malbonajn kutimojn de l’ maturuloj, tiel ke de 5-jara infano vi povas aŭdi terurajn insultojn.
Kvankam la kozakoj, kiel ĝenerale nomadoj, estas malpli religiemaj, ol ekz. loksidaj uzbekoj, la religio dume regas en la stepoj. Mi renkontis kredantojn eĉ inter komunistoj. Ili — sovetaj oficistoj por aferoj alveturintaj stepon el la urbo — klarigis al mi sian sintenon tiel, ke religio en la stepo estas forta, amasoj religiemaj kaj ili devas submetiĝi al la moroj. Tamen ili bonege konscias, ke ilia sinteno ne indas kompartianon kaj plenumas postulojn de l’ religio kaŝe de partiorganoj.
S. Bojev, montaro Kara-taŭ apud urbo Ĉimkent.
(Finota.)
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el «S-ulo», nepre menciu la fonton!
— pàgina 7 —
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
19. Pri la historio de l’ himno: «La Internacio»
(Fino.)
La 23. julio, je 9-a horo vespere, kiam, antaŭiritaj de l’ socialistaj fanfaroj kaj eskortitaj de miloj da kunbatalantoj, la kongresanoj iras procesie al la palaco Ramo (Rameau), kie punĉo al ili estis prezentata, la interpuŝiĝo okazis en la strato inter la naciistoj kaj la trupoj de l’ Lab. Partio. Ĝi etendiĝas tra la tuta vespero. Ĉe la placo de l’ Stacidomo kaj placo Bihur (Bihour), precipe estas vera batalo laŭ vicoj. Dum la reakciuloj klopodas kanti La Marsejezon, la socialistaj fanfaroj ludas La Internacion kaj la Lilaj¹ laboristoj ritme kantas fortege ĝiajn parolojn:
«La popolo kreskis, skribis en sia raporto La Vekiĝo de l’ Nordo. Tiuj ĉi junaj furiozuloj krias per ĉiuj siaj fortoj: Vivu Francio! For Prusion! Al iliaj krioj niaj amikoj, kiuj estas tie multnombraj, respondas per la rekantaĵo miloble ripetita de l’ Internacio…
…Oni interpremiĝas, puŝiĝas. Oni kantas La Marsejezon, kiu estas tuj superkovrata de l’ kantado de La Internacio…
…Jen, terura kunpuŝiĝo estiĝas; sed niaj amikoj tenas bone, kaj la muzikistaroj, malgraŭ la plifortiĝanta tumulto, sonigas La Internacion kaj la standardoj elstaras triumfe el la amaso…»
Oni povas diri, ke kantante la himnon de Potje la laborista popolo venke forkurigis la Lil-an reakciularon enirintan la straton.
De tiu ĉi tago datumas ĝia vulgariĝo tra Francio.
La delegitoj al la Lab. Kongreso, venintaj el Parizo kaj la diversaj departementoj, aŭskultas kun surprizo kaj retenas tiujn ĉi strofojn, kiuj tradukas la socialistan penson, kiuj diras samtempe iliajn koleron, esperojn, komunajn depostulojn; ili aŭdas kaj retenas en memoro tiun ĉi muzikon samtempe larĝan kaj potencan, fortikan kaj ardan, kiu ritmas admirinde la solidan kaj fieran paŝon de l’ proletoj marŝantaj kaj kiu direktis kaj subtenis ilin tra la stratoj de Lil dum ilia lasta manifestacio.
Ne estas delegito de Parizo, de Monlŭson, de Lion, de Grenobl, ktp…. kiu ne, aŭdinte la Internacion aklamitan de la amaso de l’ Nordo, volus ĝin eklerni antaŭ la disiĝo de l’ Kongreso. Ne unu eĉ forlasas Lilon ne estante provizita per pluraj ekzempleroj de tiu ĉi belega ĝis nun nekonita kanto. Kaj tiel ĉiu reirante al sia grupo, sia sekcio, sia federacio, enkondukas tie, kaj siavice instruas tie la parolojn de Potje kaj la muzikon de Degeter.
Tuj post la Kongreso de Lil La Internacio ne plu estas sole la preferata kanto de l’ Ged-istoj (Guesdeistoj) de l’ Nordo. Ĝi fariĝas la himno elektita — kaj iagrade oficiala — de l’ tuta Franca Lab. Partio: kaj ĝi estos de tiam eksonigata de ĝiaj kunbatalantoj en iliaj manifestacioj, ĉe la eliro el iliaj kunvenoj, ĉe l’ fino de iliaj festoj kaj iliaj kongresoj.
Tri jarojn pli malfrue, nova eksupreniro de La Internacio.
[BILDO p.7 | 22,29,64,46] Desegnaĵo: grandaj flirtantaj flagoj antaŭ fabrikaj kamentuboj kaj birdoj.
De l’ 3.—8. decembro 1899 la diversaj francaj socialistaj grupoj kuniĝas en Kongreso de Parizo, gimnazio Japy (Japy). Oni nomas tion en la historio de l’ franca socialismo nuntempa la «Unuan ĝeneralan Kongreson de l’ francaj socialistaj organizoj». Tie renkontiĝas Alemanistoj, Blankistoj, Brusistoj, Gedistoj kaj sendependuloj¹. Oni diskutas pri la ministrara partopreno laŭ propono de Mileran (Millerand), kiu eniris ses monatojn antaŭe la ministraron Valdek-Ruso (Waldeck-Rousseau). Inter ministraj socialistoj kaj revoluciaj socialistoj, inter Ĵores (Jaurès) kaj Julio Ged (Jules Guesde) la diskutoj estas speciale vivaj, kaj la kunvenoj de l’ Kongreso estas abundaj je tumultaj okazetoj. Sed la lastan tagon unuiĝa manifestacio sekvas la disputojn kaj la Kongreso finiĝas en atmosfero de ĝenerala konkordo. En la momento, kiam la prezidanto parolas la finvortojn, la Ged-istoj vokas al la tribuno unu el la siaj, Henrikon Gekier’ (Ghesquière), delegito de l’ Nordo, kaj petas lin kanti La Internacion. La stenografa oficiala protokolo rakontas la scenon en la sekvantaj vortoj:
«La malpendigitaj standardoj estas malvolvitaj antaŭ la tribuno: la civitano Geskier’ suriras ĝin kaj ekkantas La Internacion. La tuta ĉeestantaro entuziasmigite kunkantas la rekantaĵon. Tiam la delegitoj ĉirkaŭpaŝas la salonon antaŭiritaj de siaj standardoj².»
Depost tiu ĉi tago ĉiuj francaj socialistaj organizoj akceptas La Internacion. Kiel la Federacio de l’ Nordo ĝin donis al la Lab. Partio, la Lab. Partio donas ĝin siavice al la tuto de l’ franca socialismo. Sekvu ni ĝin nun trans la limojn.
La unuaj internaciaj socialistaj kongresoj, kiuj kunvenas en la lastaj jaroj de l’ 19-a jarcento, ne konas evidente la strofojn de Eŭgeno Potje, kaj ili restas fidelaj al tiuj de Ruĵe delil, kiuj ne ankoraŭ estas alproprigitaj de la naciista reakcio.
Tiel, kiam la 23. aŭgusto 1891 la gvidanto de l’ Belga lab. partio, Johano Volders, deklaras fermita la kongreson de Bruselo, li proponas «por fini tiun ĉi kongreson, kiu firmigis la ligojn inter ĉiuj proletoj tutmondaj, leviĝi kaj kanti la revolucian internacian himnon La Marsejezon». Je tiu ĉi alvoko ĉiuj delegitoj stariĝas kaj senĉapeliĝas, nepriskribebla emocio regas, la ĉapeloj kaj poŝtukoj moviĝas¹. De Bruselo la kongresanoj iras al Gent (Gand) por tie viziti la famekonatan kooperativon «Vooruit»; akcepto okazas «per la kanto de La Marsejezo plenumita de la Harmonio kaj akompanita de ĉiuj ĉeestantoj²». Revene al Bruselo «oni eniras la Popoldomon, ĉe la sonoj de La Marsejezo, plenumita de la Laborista Fanfaro³».
La internacia kongreso de Kopenhago (28. 8. ĝis 3. 9. 1910) finiĝas en la sekvantaj kondiĉoj: «La francoj ekkantas La Internacion, diras la oficiala protokolaro; la aŭstroj La Kanton de l’ Laboro; la svedoj, danoj, norvegoj kaj angloj, sian batalkanton; tiam, fine, la tuta Kongreso kantas, en vibranta entuziasmo, La Internacion⁴.
De tiam la Rusa Revolucio triumfanta, foriganta la «Boĵe Cara Krani» kun ĉiuj simboloj de l’ malnova reĝimo, faris La Internacion la oficiala kanto de Sovetio.
Tiel la himno de Eŭgeno Potje, verkita en 1871, longtempe restinta nekonata, muzikigita de Petro Degeter en 1888, kantita unue de kelkaj batalantoj en la Nordo, vulgarigita de la Kongreso de Lil (1896), tiam de la Kongreso de Parizo en 1899, tiam de la diversaj internaciaj kongresoj, ĉirkaŭiris nun la tutan mondon. Ĝi pravigas vere sian nomon. Ĝi estas hodiaŭ la universala kanto de l’ Socialismo kaj de l’ Laboro marŝanta al la Revolucio.
Aleksandro Zévaes. Trad. N. B.
¹ Lille-aj.
¹ La div. socialistaj tendencoj, nomitaj laŭ siaj gvidantoj. ² Ĝen. Kongreso de l’ francaj soc. organizoj: Stenografa oficiala protokolaro (Librejo Georgo Bellais), pĝ. 407.
¹ Socialista Lab. Kongreso internacia tenita en Bruselo: Protokolaro publikigita de la belga sekretariejo (Presejo Vve Désiré Brismé, Bruselo), pĝ. 95. ² Same, pĝ. 99. ³ Same, pĝ. 101. ⁴ Internacia Kongreso de Kopenhago, protokolaro analiza publikigita de la sekretariejo de la Internacia Socialista Oficejo, pĝ. 397.
[REKLAMO p.7] En katenoj de la maljusteco. Virina Krestomatieto. 40 paĝoj. Prezo: 0,60 mk. g. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— pàgina 8 —
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)
Sporto kaj ĝia signifo por la internacia Proletaro
En la sekvantaj linioj ni publikigas paroladon de K-do Richard Koppisch (Kopiŝ), estrarano de Laborista Gimnast- kaj -Sportasocio de Germanio, kiun li faris okaze de la 9. SAT-kongreso en la kadro de la Internacia Proleta Altlernejo.
Ĉu korpekzercoj ĝenerale estas necesaj?
Ili estas gravaj por ĉiu homo, sed plej necesaj por spirit- kaj manlaboristoj. Gravegaj malsanoj minacas ilin ambaŭ. Tiel antaŭ ĉio rahito kaj tuberkulozo. Kaŭze de ambaŭ malsanoj mortas ĉiujare centmiloj da proletoj kaj milionoj malsanadas vivlonge. Ili plenrajte estas nomataj proletaj malsanoj, ĉar ilia disvastiĝo preskaŭ senescepte trafas la Proletaron. Ambaŭ estas malsanoj, kiuj ne bezonus ekzisti, kiuj ne ekzistus, se ni ĉiuj povus vivi efektive hominde. Ili estas unue: malsanoj de la nesufiĉa nutrado, due: malsanoj de la trolaboro — tial laŭpec-laboro plej trafe estas nomata mortlaboro. Pro tio la postulo pri mallonga labortempo ankaŭ tute ne estas postulo de la maldiligentuloj, sed ĝi estas nepra neceso por la konservo de la homa sano, ĝi estas nepra ordono de la sinkonservo — trie: ili estas malsanoj de manko da lumo kaj aero.
Manko de lumo kaj aero estas sekvoj de la loĝeja mizero, ĉar la statistiko pruvas neerarige: ju pli dense loĝas la homoj, des pli certe trafas ilin rahito kaj tuberkulozo. Teruriĝe raportas pri tio la lernej- kaj malriĉul-kuracistoj el la proletaj regionoj kaj proletaj kvartaloj de grandurboj.
El nesufiĉa nutrado, trolaboro kaj loĝeja mizero nur savos nin celklara klasbatalo en la sindikatoj kaj laboristaj partioj prolettendencaj. Tio estas devo de la memkonservo por ĉiu proleto.
Alia terura malamiko de niaj organoj estas la polvo. Ŝton-, metal-, lan-, tabak-, ligno- kaj karbo-polveretoj ŝtopas niajn tiom treege delikatajn kaj etajn pulmveziketojn; ili estas tiom delikataj, ke ili nur estas rekoneblaj sub plej akraj mikroskopoj. Se la polvo krom tio estas venena, kiel ĥemiaj acidoj, aŭ se ĝi estas akroranda, kiel la polvo de ŝtonoj kaj metaloj, tiam ĝi disŝiras kaj distranĉas la tre malgrandajn pulmveziketojn, kaj la tuberkulozaj baciloj trovas plej imageble bonan grundon por multegiĝo.
Tuberkulojn ni ĉiuj enspiras en miriadoj da milionoj. Sed ili pereas en sanaj pulmoj nemalutilante post malmultaj tagoj. Nur en malbone aerumitaj, venenitaj kaj polvo-disŝiritaj pulmoj ili enplantiĝas.
Kontraŭ la malutiloj de la polvo kaj de la aermanko ni mem povas gardi nin per sistemaj korpekzercoj kaj laŭnatura loĝeja flegado. Ni aerumas plej parte tro malmulte niajn loĝejojn. Sed: lumo kaj aero en la domo detenas malsanojn de la homo — kien venas la suno, tie kuracisto estas senokupa — je la ombroflanko haltas la ĉerkveturilo trioble tiom ofte, kiom je la sunflanko. La suno estas la plej bona desinfektilo. En ejo — aer- kaj suntrafluita, situata suden, vivas bakterioj ĉiuspecaj maksimume dum la daŭro de tri tagoj; en neaerumita kaj eble eĉ malseketa ejo, situata norden, ses monatojn kaj pli longe. Tio estas saĝo nerefutebla. Tial: aerumi kaj elmeti al la suno loĝejon kaj litojn estas pli valora ol kuracisto kaj medicino.
Mankas ankoraŭ moviĝo en lumo kaj aero. Jen la sporto plenumas sian taskon. Ĝi kondukas la homojn al plej ampleksa moviĝo en suno, aero kaj akvo. La korpekzercoj en freŝa aero, ja eĉ ankaŭ la gimnastado en haloj okazas en formo de juneca ĝojo per ludoj, konkuroj, migroj, naĝoj, glacikuro kaj skiado ktp…. Ili pro tio kreas bonfarton kaj eĉ plej puran ĝojon. Ĝojo estas la plej bona kuracisto.
Laborkolegoj ofte asertas, ke ili dumtage devas sufiĉe penegadi ĉe la laboro. Tial ili ne plu bezonas korpekzercojn. Tio estas erara. Ni havas ĉirkaŭe sescent muskolojn en la korpo. Nur moviĝo estas vivo, absoluta ripozo estas morto. Tiel estas ankaŭ ĉe la muskoloj. Per konstanta ekzercado pliampleksiĝas ĉiu muskolo — kreiĝas novaj muskolfibroj — kaj la muskoloj plifirmiĝas. La neekzercita muskolo kripliĝas. Metu ni la brakon de la plej forta atleto en gipsbandaĝon — la brako estas tute sana, temas nur pri eksperimento — ni lasu la brakon proksimume ses semajnojn en la bandaĝo — devigante ĝin per tio al plej granda ripozo — tiam estas malaperintaj la grandegaj muskoloj, lia brako estas tute senforta. Ĉar absoluta ripozo estas morto. Longdaŭra ekzercado estas necesa por regajni la malnovajn fortojn; multe pli longa tempo estas bezonata, ol por la forigo.
La raciigita laboro faras el la homo nur plej malgrandan eron de maŝino. Tagon post tago, jaron post jaro ĉiam ripetiĝanta la sama manmovo trostreĉas malmultajn muskolojn, sed kripligas la plej multajn. Kioma varieco da movoj necesas, por evoluigi ĉiujn muskolojn samforme, estas tute nekredebla. Nur unu pruvo pri tio, kiun ni volas havigi al ni per eksperimenteto. Bonvolu ĉiuj kunagi! Ĉar konvinko pravigas. Nur kiu ne havas muskolojn, tiu ne bezonas kunagi (Ridado).
Ni ĉirkaŭprenu la bicepson de la dekstra brako per la maldekstra mano — dekstra manplato antaŭen kiel eble plej eksteren, ni faru pugnon kaj fleksu la brakon supren. Tiam ni sentas pliampleksiĝon kaj plifirmiĝon de la muskolo. Tiu ĉi muskolo estas nomata «brakfleksanto». Ni ankaŭ sentas, ke la muskolo laboras. Bonvolu teni firme la muskolon. Nun okazas la plej interesa afero. Ni turnu la pugnon eksteren, sed tenu la muskolon. Ni sentas, ke la muskolo fariĝas mola. Tio pruvas, ke ĝi strikas. Pli malsupre situataj muskoloj transprenis la laboron de la brakfleksa muskolo. La bicepso fleksas la brakon nur en tiu ĉi teniĝo. Ripetu la movon! (Oni ripetas.)
Per tio mi pruvis, ke jam malgravaj ŝanĝoj en la sinteno aktivigas aliajn muskolojn.
Por atingi plej ĉiuflankan evoluon de la muskolaro estas necesaj miriadoj da movformoj. Tiun ĉiuflankecon ne havigas al ni eĉ la plej vigla laboro. Tial estas necese praktiki korpekzercojn. Ĉar nur la perfekte disvolvita korpo estas sana, bela kaj plene laborkapabla.
Kial laborista sporto?
En niaj medioj ĉiu scias pri la grandioza luktado, kiun ni nomas klasbatalo. Tio estas la luktado de la malnova tempo kun la nova. Ĝi estas la batalo de la senheredigitoj kaj subpremitoj kontraŭ siaj elsuĉantoj kaj subpremantoj. Tiu ĉi luktado tute ne tiel rapide kondukas al la celo, kiel tion revis la pioniroj de la Socialismo. Malgraŭ ĉiuj krizoj de la kapitalista socio ĉi tiu estas nuntempe pli forta ol iam ajn kaj eĉ ne jam estas videbla fino ĝia. La forfalo de la kapitalismo povas daŭradi ankoraŭ longe.
Spite tio la Socialismo jam grave antaŭenmarŝis. La anaro konstante pligrandiĝas, malgraŭ ĉiuj ondoformaj sukcesoj kaj malsukcesoj, kiel ni ankaŭ observas tion en ĉiuj movadoj, de la individua sorto de homo ĝis la sorto de tutaj popoloj kaj mondpartoj.
Sed la evoluo ne venas el si mem. Publika opinio estas arte kreata. En tio la kapitalista socio multe superas nin. Ĝi tenas preskaŭ ĉiujn regrimedojn en la manoj, ĉar ĝi posedas la monon. Per la mono ĝi akiris al si kleron. Scio estas potenco, klero igas libera.
Per tio ĝi regas la produktadon, diktas la laborkondiĉojn kaj la vivnivelon de la proletoj. Lernejo, eklezio, teatro, kino, radio, jurnalaro kaj multaj aliaj potencaj rimedoj por regi preskaŭ senescepte troviĝas en ĝiaj manoj, estas dependaj de ĝi, estas de ĝi kontrolataj kaj en ĝia spirito eluzataj kiel stultigiloj kontraŭ la popolo.
(Finota.)
Per legado vi lernas… Legu regule… Abonu la semajnan legaĵon — «S-ulo»!
— pàgina 9 —
SENNACIULO 9
[BILDO p.9 | 3,8,97,13] Ornamita kapo de la rubriko «Esperanto-Servo»: ambaŭflanke de la titolo desegnaĵoj de kuŝantaj figuroj, kiuj legas kaj skribas inter libroj kaj paperoj.
Esperanto-Servo
N-o 1 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.) — 3. Oktobro 1929
EL ESPERANTIO
Per eksperimentado — al sukcesoj!
Naskiĝis «nova» ido (?). Pli ĝuste: la ido ĝis nun nur estis en kvazaŭ embria stato. Pri kio temas?
Unuan fojon la legantoj trovas ĉi paĝon en «S-ulo», sur kiu ĉiusemajne aperos raportoj, kiujn ĝis nun ricevis k utiligis nur malvasta rondo de SAT-anoj. Jen nova «eksperimento», por efika utiligo de esp-o al la ĝenerala laboristmovado.
Depost januaro 1927 funkcias «Esperanto-Servo de SAT», kiu dissendis ĉiudusemajne multobligitajn raportojn el tuta mondo al tuta mondo. La rezultoj de tiu speciala peresp-a laboro instigis, pli vastigi la aparaton, do unuavice presigi la raportojn en la oficiala organo de «SAT». Ĉu tiu paŝo okazas en ĝusta direkto, ĉu ĝi eble estas mispaŝo, nur montros la estonto…
Unua devo estas, elektigi, komisii en ĉiu loko unu aŭ kelkajn Gek-dojn, kiuj speciale okupiĝos pri la utiligo de tiuj raportoj, t. e. traduki k presigi ilin en laboristaj presorganoj. Nur organizite la laboro estos plej sukcesa. La tradukado de raportoj ankaŭ povas okazi kolektive, dum kunvenoj, en kursoj k. a., kio nur akcelas perfektiĝon en la lingvo mem. La loka gazetservanto netskribu k transdonu poste la raportojn al gazetredakcioj.
Dua devo estas, liveri taŭgajn raportojn al la «Centrejo de Esperanto-Servo», kies adreso troviĝas sub la kapo de ĉi paĝo. Ni forlasu la ĝenerale malbonan kutimon, ke nur kelkaj Gek-doj, la «plej kapablaj», okupiĝu pri tiuj ĉi aferoj. Ĉiu SAT-ano estas samrespondeca, ke nia peresp-a laboro ĉiam pli vastiĝas.
Kiajn raportojn ni publikigu? Ili nepre diferenciĝu de aliaj artikoloj k raportoj en «S-ulo». La raportoj sur la paĝo de «Esperanto-Servo» estu plej koncizaj, ili nur prezentu faktojn pri ĉiaj okazintaĵoj en tuta mondo, kiuj speciale interesas k koncernas la proletan movadon. Aktualaj raportoj estas preferataj, ĉar estas la eblo, enmeti ilin lastmomente ankoraŭ en «S-ulon».
Multon ankoraŭ ni devus citi, sed prefere ni tuj eklaboru! La eksperimento fariĝu nova, akra glavo en nia peresp-a laboro, por la proletara klasmovado, kontraŭ imperialismo, faŝismo, kapitalismo — por la venko de la Proletaro el politika, ekonomia k kultura subpremo!
Centrejo de Esperanto-Servo.
EL LITOVIO
Oni kuracas per sankta spirito
(Esperanto-Servo.) En la distrikta urbeto Birĵe nunjare aperis mirakla kuracisto, kiu kuracas ĉiujn malsanojn per nura murmurado de certaj «sanktaj» vortoj. Dum merkataj tagoj en lia loĝejo k eĉ sur la strato ĉe lia domo staras multnombra klientaro, atendante sian vicon. Polico kelkfoje dispelas la malsanulojn, sed nenio helpas. Dum aliaj tagoj li vizitas vilaĝojn k multloke lian alvenon atendas kelkdekoj da malsanuloj, precipe virinoj. Kamparanoj nomas lin «sankta spirito». Onidire, li precipe «helpas» ĉe dentmalsanoj, por pli gravaj malsanoj necesas ripeta «kuracado». Rekompenco ĉe tiu «kuracisto» estas laŭpova, ĝenerale oni donas 0.50 ĝis 1.— lidon (1 dol. = 10 lidoj). Tiuj ĉi faktoj montras la kulturan nivelon de iuj litovaj kamparanoj.
Esper.-Kor., Kaunas.
EL AŬSTRIO
Viro fariĝas virino
(Esperanto-Servo.) Antaŭ nelonge venis al kuracisto en Vieno virine vestita persono. Kvankam tiu persono ĝis nun imagis al si, esti virino, la kuracisto konstatis ĝian virecon. La korpa formo samkiel la anima senteco estis tute virinecaj, sed mankis la decida signo, la virinecaj ĝermoglandoj. «Ŝi» havis virajn ĝermoglandojn!
Tiu homo, kiu ĝis nun imagis al si, esti virino, nepre nun ankaŭ deziris esti ĝusta virino. Kion fari? La kuracisto rekomendis, anstataŭigon de la viraj per virinaj ĝermoglandoj. Kaj tiu scienculo ankaŭ plensukcese faris virinon el tiu viro. Tio estis la unua fojo, ke oni sukcesis ŝanĝi homan seksecon.
V. L.
NOTU EN LIBRO la titolojn kun n-oj (vidu dekstre en malsupra angulo) de raportoj, kiujn vi tradukas k presigas en gazetoj, ĵurnaloj k. a. Detaloj tiurilate aperos en la sekv. n-o! Unue elektu ĉiuloke gazet-servanton, kiu dume zorgu havigi al si tian notlibreton.
SUR POŜTKARTOJ senditaj raportoj estas plej ŝatataj, ĉar ili neniam povos esti tro longaj! Proprajn nomojn ĉiam skribu legeble, plej bone PRESLITERE!
EL RUMANIO
Kondamnitaj je nomo de Rumanio
(Esperanto-Servo.) Komence de aprilo k. j. militistoj k policistoj ĉirkaŭis la laboristan hejmon en la urbo Timiŝ k pafis en ĝin, ĉar la laboristoj rifuzis redoni la kadavron de la laborista gvidanto, K-do Fonagy, kiu mortis en la famega karcero Doftana. Tio estis kaŭzo, arestadi k batadi laŭ «siguranca»-metodoj grandan aron da gvidantaj K-doj de la laborista movado.
Kontraŭ la arestitaj K-doj okazis granda juĝproceso, kiu finiĝis la 14-an de septembro. Kvankam neniaj «pekoj» de arestitoj estis atesteblaj, la policistoj k policagentoj ĉiam pli miksiĝis en kontraŭdiroj, la prezidanto de la juĝistaro, Popescu, en la lasta kunsido de la proceso komunikis vere nekredeblan verdikton.
Kvar K-doj estas kondamnitaj al po 1 jaro da mallibero k po 5000 leoj da monpuno. Kvar K-doj estis kondamnitaj al po 8 monatoj, 28 K-doj al po 6 monatoj da karcero. La neplenaĝulino, K-dino Popp Ilonka ricevis du monatojn da karcero.
Sed oni ne forgesu, ke per tiaj kondamnoj oni ne povas silentigi k neniigi la laboristan movadon. Ju pli oni persekutadas nin, des pli la klaskonscia Proletaro batalas kontraŭ siaj kapitalistaj subpremantoj.
SAT-ano 15 080.
EL LATVIO
La revolucia gazetaro en danĝero
(Esperanto-Servo.) La faŝista reakcio en Latvio trovis k komencis apliki novan metodon, por persekutadi la maldekstran gazetaron en «nia» lando. Antaŭe politagentoj okazigis traserĉojn en redakcioj, ĉe redaktoroj, arestadis ilin, forprenis la koncesion por eldoni ĵurnalojn ktp. Sed nun ili tute ŝanĝis la taktikon. La provokistoj ĉiam antaŭe scias, kiam aperas gazeto; je sama tempo ili iras al la presejo k tuj post apero konfiskas ĉiujn ekzemplerojn. Per tiaj rimedoj ili pli efike volas subpremi la revolucian spiriton. Vanaj estas iliaj atencoj; se la maldekstruloj ne povas eldoni siajn gazetojn legale, ili eldonos ilin nelegale — subtere, sed la revolucia vorto vivas k vivos!
Joseforo, Riga.
EL GERMANIO
Komenciĝas balot-bataloj
(Esperanto-Servo.) Dum oktobro k novembro k. j. en plej multaj landoj de Germanio okazos balotoj de komunumoj, de lokaj k landaj parlamentoj. La komunumaj samkiel la landaj parlamentoj ĝis nun plej parte havis burĝajn pli-multojn. Sed ofte la pli-multo nur konsistis el kelkaj mandatoj. La antaŭbalotaj agitado k propagando, la dumbalota varbado estas plej atentindaj, nome ĉar la faŝistaj organizoj provas gajni el la nuna situacio. Plej impertinente, kuraĝigite pro kvazaŭa protekto flanke de regantaj instancoj, la faŝistoj provokas la proletajn amasojn. Sed ankaŭ la aliaj burĝaj organizoj plej pene ekagitadas. Certe tiuj balotoj iagrade montros la nunan spiritostaton k fortecon de la germana proletaro. (Mi konstante informos pri detaloj sur sekvantaj paĝoj de Esperanto-Servo.)
O. B., Leipzig.
EL POLIO
Faŝismo — Juĝejo
(Esperanto-Servo.) La faŝista registaro en Polio serĉadas argumentojn por pravigi la persekutadon de la laborista movado k ĝiaj institucioj. La 18-an de septembro k. j. la polico okazigis rekvizicion en laborista librejo en Varsovio (fondita en jaro 1921), arestis kelkajn Gek-dojn k fermis la librejon. La burĝa gazetaro kriaĉas, ke oni trovis diversajn dokumentojn de CK de KPP (kompartio en Polio).
La 24. k 25. septembro okazis en Lodz 2 politikaj procesoj. Sep junuloj estis juĝitaj pro aparteno al la kompartio. Pro tiu «krimo» ili estas kondamnitaj: 1 je 5 jaroj da mallibero, 1 je 4 jaroj, 2 je 3 jaroj, 1 je 1½ jaroj, 1 je 1 jaro k unu estis liberigita.
J. C.
1-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Oni kuracas per sankta spirito. Esper.-Kor., Kaunas (Litovio).
- Viro fariĝas virino. V. L. (Aŭstrio).
- Kondamnitaj je nomo de Rumanio. SAT-ano 15 080 (Rumanio).
- La revolucia gazetaro en danĝero. Joseforo, Riga (Latvio).
- Komenciĝas balot-bataloj. O. B., Leipzig (Germanio).
- Faŝismo — Juĝejo. J. C. (Polio).
— pàgina 10 —
10 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Postkongresaj konsiloj
Puriĝis la atmosfero
Post kongresa uragan’,
Klariĝis la SAT-afero,
Ĝoju pro ĝi ĉiu an’.
Likvidiĝis la programo
Kaj diversaj ismoj,
Kiuj estis ĉefkaŭzoj
De internaj skismoj.
Eĉ la vorto-miskomprenon
El la tuta SAT-anar’,
Forigos la novbakata
«Universala Vortar'».
Do vi ne plu malpacigu
Kun patro la filon,
Sed kun pekpenta mieno
Aŭdu konsilon.
* * *
Jen, se ion vi tralegis,
Klopodu kompreni.
Kaj nur poste en la manon
Plumon, inkon preni.
Ĉar kritiko estas glavo
Kun duakra klingo,
Do vi regu ĝin majstrece
Uzante sen ingo.
Diri nulon multsignife
Ja ne estas scio,
Sed nur mistrafe pafita
Spirit-municio.
Laboru kaj pri bagatel’
Prefere silentu.
Disputem’, maltoleremo
Vin neniam tentu.
* * *
Kaj al la SAT-Direkcio
Jena estas mia dir’.
Rekta estu via vojo,
Ĝust-direkta via ir’!
Ne por iaj teorioj
Vi malŝparu la tempon,
Sed al bona direktado
Turnu vian atenton.
Tiel dum la tuta jaro
Nia labor’ progresos,
Kaj la dekan jubileon
Konkorde ni kongresos!
NENIU.
[REKLAMO p.10] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
EL «BLANKA LANDO»
«Esperanto estas komunista afero»
Laŭ peto de nia korespondanto ni ne publikigas la nomon de la lando nek de la urboj, kie okazis la jenaj tre pripensigaj faktoj. Red.
«… La 19. julio t. j. mi estis surstrate arestata je la 7-a h. matene de nia policestro por ĉeesti ĉe polica traserĉado en niaj esp. klubejoj. Mi respondis, ke mi ne havas rajton tion fari, ne estante komitatano nek funkciulo. Sed vane! Mi devis ĉeesti. La sinjoroj forportis nian tutan klubhavaĵon (sume ĉ. 30 kg.), konsistantan el libroj, gazetoj, gvidiloj, reklamiloj, prospektoj, broŝuroj, klubaj raportaroj ktp. Mi serĉis iun skriban dekreton pri tio, sed mi ricevis kiel respondon, ke ni ĉiuj estas komunistoj k ke ni jam vidos…
«Post forporto de l’ materialo al la policejo mi estis liberigata. Samtempe okazis traserĉo ĉe nia sekretariino, kompreneble senbezone k vane. Je la 22-a samtage mi estis denove arestata dum promeno k kondukata al la policestro. Mi aŭdis tie, ke mi estas arestita, ĉar mi estas «danĝera komunisto». Priskribi la scenojn en la policejo estas malbelega k abomena afero, k tion fari mi ne volas. Vi scias…
«De tiu horo mi estis en la arestejo k dimanĉon posttagmeze estis ankaŭ arestita nia kasisto B k ankoraŭ iu klubano. Mardon vespere sen iu oficiala ceremonio (eldemandado aŭ io simila) ni estis kruele ligataj en dikajn ĉenojn k sub akompano de du policanoj forkondukataj al Ŝtata juĝejo en B. Tra la tuta urbo ni estis tiel kondukataj k devis ankaŭ porti la forrabitan (30 kg.) materialon.
«Nur en B. ni aŭdis, kion ni vere faris, pro kio oni tiel perfortis nin: Pro esperanto, kiu estas komunista afero. La Ŝtatjuĝejo revenigis min al Br., kie mi restis 31 tagojn en arestejo…
«Reveninte hejmen mi estis ree arestita ĉe la stacidomo. La duan tagon mi estis juĝata k kondamnata al 20-taga aresto k internigo en K. V. Kontraŭ tiu juĝo mi apelaciis al la distriktestro k nun atendas. Notinde estas, ke dum mia arestostato la tuta kluba membraro (116) estis traserĉata, senrezulte. Inter la forrabita materialo troviĝas ekz. granda parto da neŭtralaj gazetoj! Nia klubo estas tute detruita, kvankam ĝis nun ne malpermesita, la klubanaro forpelita k ni du severe punitaj. Nun mi ne scias, kiom longe mi ankoraŭ estos libera…»
SUKCESA VARBLABORO DE IZOLA K-DO EN SOVETA UKRAINIO
En la Neĵina distrikto en Sov. Ukrainio, kie mi nun loĝas, nenia esp. movado ekzistis antaŭ mia alveno. Nur izoluloj malofte lernis la lingvon individue, sed sensukcese, ĉar ili forgesis aŭ simple forlasis la lernadon, nenion sciante pri la movado mem k ĝiaj organizoj.
En printempo ĉi-jara mi komencis provon disvastigi la lingvon inter komjunularo k kiel unuan paŝon aranĝis ekspozicion de internacia interligo per esp-o ĉe la 9-a regionkonferenco komjunula (en Bobrovica), por kiu mi eluzis nur miajn personajn korespondaĵojn k div. esp.-aĵojn. La ekspozicio faris grandegan impreson ĉe la delegitoj, des pli ke la konferenco ricevis salutleteron el Hungario (en esp-o). Pro la sukceso la reprezentanto de l’ Neĵina distriktkomitato invitis min oficiale kun la ekspozicio al la 7-a distr. konferenco. Mi ĝin partoprenis, aranĝis la ekspozicion k havis eĉ pli grandan sukceson, ol ĉe la regiona konf. La reprezentanto de CK de Ukrainia Komsomol K-do Potapĉik tre laŭdis mian agadon k rekomendis uzi por intern. koresp-ado esp-on. Multaj delegitoj tuj aĉetis lernolibron. La konferenco akceptis en la rezolucio tekston pri la signifo de esp-o por la laboro de internacia interligo per koresponda inter ĉiulandaj komjunulorganizoj k komisiis la Distr. Komitaton atenti la disvastigon de l’ interligo per esp. koresp-ado k akceli ĉiuflanke kreadon de rondetoj por studado de esp-o inter kom. k senpartia junularo.
Menciinde estas, ke kvankam mi ne estis delegito, mi ricevis senpagajn ĉambron, nutradon, veturadon, same kiel plenrajta delegito. — Sed spite tiu favora rilato al nia movado fare de la gravaj institucioj komjunulaj, en la disvastigo montriĝas tre grava embaraso: neniu esp-isto estas en la urbo Neĵin. Tial ĉiuj K-doj loĝantaj en la Neĵina distrikto aŭ urbo, kiuj mem lernas esp-on aŭ konas aliajn K-dojn studantajn la lingvon, informu min pri tio al adr.: V. N. Zaika, s. Rudkovka, Nejinskogo okr., p. o. Bobrovica, Ukrainio, Sovetio, por per unuigitaj fortoj povi antaŭenpuŝi nian movadon. (7381)
NOVA VOĈO POR ESPERANTO
Kun granda intereso la sovetiaj K-doj k ĝenerale tiuj, kiuj konas la nomon de J. Larin, unu el la plej famaj publikigistoj de Sovetio, plej aktivaj kulturpioniroj de l’ Unio, gvidanta la kontraŭalkoholan movadon k iniciatinta plurajn popularajn raciigojn (ekz. sestagan semajnon), — kun granda intereso ili ekscios, ke li aliĝis al la nombro de l’ esp. amikoj. Jen, kion skribis Larin en la artikolo «La bataltaskoj de l’ popola klerigo» en la revuo «Revolucia i Kultura» (Moskvo, julio 1929, n-o 14): «Ekmastri samfoje plurajn fremdlingvojn nia laboristo ne povas. Sed havi la eblon
— pàgina 11 —
SENNACIULO 11
interkompreniĝi kun la eksterlandaj K-doj estas necese. Ja tiuj, kiuj nun aliĝas la lernejojn, vivos post la triumfo de l’ proletara revolucio en la aliparta Eŭropo, kiam la eksterlandaj vojaĝoj (k la alvenoj de eksterlandanoj al ni) fariĝos ĉiutagaj k amasaj. Se malfacilas ellerni ĉiujn lingvojn, estas do facile ellerni unuuran esperanton (artefaritan internacian lingvon). Jam nun oni povas travojaĝi ĉiujn ĉefajn landojn de Eŭropo k interrilati kun la tieaj laboristoj sciante unuuran lingvon esp-an. En ĉiuj ĉefaj ŝtatoj ekzistas lab. esp. movado, esp. asocioj, gazetoj, kongresoj. Se en niaj lernejoj duagradaj oni enkondukus la instruadon de l’ lingvo esp-o, tio donus fortegan puŝon al la plua disvolo de la konatiĝo kun ĝi fare de eksterlandaj laboristoj (la konatiĝo estas multfoje pli simpla k facila, ol kun la rusa aŭ la angla, germana, franca, ĉina aŭ iu ajn alia).»
Dneprano.
Ĉu fondi SAT-anan kolonion?
Kiam iuj el niaj K-doj starigas similajn demandojn, ni devas rilati al ili ne duonfavore, duon-indiferente, sed, male, elmontri nian aktivecon.
Oni proponas fondi SAT-anan kolonion. Ni ne devas muti, ni devas elmontri al la iniciatintoj nian opinion. Ĉar se la afero estas por ni tre grava k utila, ni devas ĝin subteni; se ĝi estas por ni malutila, ni ĝin malkaŝe k decideme malaprobu.
Jam de kelkaj jaroj pluraj diverslandaj K-doj atentigas la SAT-anaron pri la fondo de agrikultura «SAT-ana» kolonio (por tio oni eĉ proponis kelkajn lokojn en Sovetio). Kompreneble, la afero estas malfacila, ĝi postulos homojn energiajn k nelaciĝemajn, ĝi postulos same sufiĉe multe da monrimedoj. Kiam io povas utili al ni, ni devus streĉi la energion k kolekti la monon, sed… ĉu valoras fondi tian kolonion?
Unue — se oni deziras ĝin fondi por helpi al iuj senlaboraj K-doj, ni ne forgesu, ke la fondo de l’ kolonio postulos multajn milojn da markoj, k nur post 2—3 jaroj la kolonio kapablus ekzisti plue sen ies helpo.
Due — se oni deziras ĝin fondi por propagandi la komunisman vivmanieron, do tute ne valoras fondi la kolonion en Sovetio, ĉar tie la komunismo estas sufiĉe propagandata per teorio k praktiko, k pli valorus propagandi tie, kie la proletaro ne emancipiĝis.
Trie — se ni deziras propagandi esp-on, do pli malbonegan agmanieron neniu povus elpensi. Ja ni sendus en kolonion, ien, meze de l’ stepoj aŭ de l’ ekstrem-orientaj arbaroj, inter analfabetajn paŝtistojn, K-dojn, kiuj ĝis tiam bonege helpis nian agadon en diversaj urboj de Eŭropo. Pluraj el niaj aktivaj asocianoj estus preskaŭ perditaj por la movado.
Kiam kelkaj esp-istoj terkulturistoj deziras fondi komunumon, tio estas aperaĵo progreseca. Kiam grupiĝo de K-doj, kiuj antaŭe partoprenis la klasbatalan k la mondlingvan movadojn k forveturas tien, kie la komunisma propagando jam estas sufiĉe farata k la poresp-a ne estas farebla, tio estas aperaĵo tute regresa k absolute malaprobinda.
Al tio mi aldonu, ke la agrikulturo postulas ioman sperton aŭ sciojn, ke ĝi estas tre temporaba k la K-doj havos malmulte da tempo por sufiĉa socieca agado. Tial, miaopinie, nia Asocio devas firme malaprobi la aferon.
Se ni organizus industrian kolonion en aŭ apud iu grandurbo, la afero havus iajn avantaĝojn, sed tio postulus tre multe da monrimedoj k sufiĉan kvanton da samfakaj spertaj laboristoj. Tial la K-doj, kiuj planas la fondon de kolonio, devas prefere eluzi siajn tempon k energion por pli realaj k urĝaj taskoj.
Dneprano.
[REKLAMO p.11] Al la aktivaj varbantoj, perantoj en rondoj, al ĉiuj abonantoj! «S-ulo» eniris novan vivjaron! Sed por daŭre povi aperi samamplekse kaj belilustrite, ni bezonas ĉiujn viajn fortojn! Atentigu, ke ĉiuj abonintoj reabonu senprokraste, veku la lacajn, la malagemajn, instigu, kiam kaj kie ajn vi povas, por atingi, ke kiel eble plej da K-doj abonu «S-ulo»n!
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Harthau ap. Chemnitz. LEA-distrikto Ercgeb.-Vogtlando kunvenis 1. 9. Ĉeestis 18 delegitoj el 15 lokoj. Raportoj okazis pri Junulartago en Vieno (granda sukc. por esp-o), kasstato (favora), gazetservo (en pasinta duonjaro 200 notoj aperis en 20 lokaj gaz.). Vigla diskuto. Akceptitaj proponoj postulas: 1. pagon de 5 mk. g. por perlet. kurso, 2. libertempkurson por LEA-anoj distriktaj aŭ tutsaksiaj, 3. devigon al ĉiuj grupoj sendi delegitojn al distrikttagoj, 4. kontrolon al delegitoj ĉe venontaj LEA-asocitagoj rilate la membrecon je polit., sindik. k eklez. unuiĝoj k pri abono de naciaj gaz., 5. plivastigon de la asocia gazetservo. Oni malaprobis forigon de la porperfektiga parto en la LEA-gaz. Venonta distr. konferenco okazos en Glauchau. — NEDERLANDO. Amsterdam. «La grupo Zamenhofa» (okcid. kvartalo) ne ekzistas unu jaron. Tamen ĝia interna potenco estas forta. Ĝi havas jam 35 membrojn. La antaŭlaboro por vintraj kursoj montriĝis trafa. La dum sept. aranĝita ekspozicio estis vizitata de pli ol 550 p., enskribiĝis jam 72 novaj kursanoj. La agemo de l’ membroj promesas brilan rikolton (13 606.)
SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Ĉe la Pedagogia Kongreso de l’ Tutmonda Federacio de Ped. Asocioj (fondita k gvidata de usonaj edukistoj) en Ĝenevo (25. 7.—4. 8.), kiun partoprenis 1500 edukistoj, esp-o ludis ioman rolon kiel traduklingvo, dum la angla ĉefrolis. Ĉiu kongresano portis rubandon montrantan la komprenatan lingvon: la esp-an (verdan) portis ĉ. 50 edukistoj. Dum en multaj sekcioj ĉio okazis en angla lingvo, en tri sekciaj kunsidoj oni tradukis ĉion en esp-on, ĉar la esp-istoj en la koncernaj kunsidoj formis la duonon de l’ aŭskultantaro. La temon de unu kunsido «Esp. kiel rimedo de intern. edukado» pritraktis s-oj Privat k Dietterle. Pri la efiko de l’ paroloj je la neesp-istoj aŭ iaj decidoj rilate al esp-o nenio estas dirita en la detala rap. en «Esperanto» (Ĝenevo). En la kongres-ekspozicio troviĝis esp. stando.
* * *
Pri la urbo Zittau (Saksio) k ĉirkaŭo ekzistas esp. gvidlibreto, kiun komence la porfremdula societo en Zittau malakceptis, asertante, ke neniu bezonas esp-on. Lastjare aperis en esp. gazetoj artikoloj pri Zittau kun instigo sin turni al la porfremdula societo. Ĉi tiu ricevis sekve de tio ĉ. 200 demandojn el 36 nacioj. La sukceso estas tiel granda, ke nun la porfremdula societo propra-iniciative presigis novan gvidlibron en esp-o (5000-ekzemplere). Ĝi estas havebla senpage ĉe «Verkehrsverein», Zittau, Germ. (9958).
* * *
Al artikolo en «S-ulo» n-o 255, pĝ. 478 «For la Neŭtralismo!» respondas proteste al ni per letero la sekretario de la atakita B. E. A., asertante ke tiu Asocio estas vere «tute» neŭtrala rilate al religio k politiko, ke estas kalumnioj kontraŭ ĝia prezidanto, s-o Merĉnt (Merchant) aŭ la tuta B. E. A. diri, ke la asocio celas komercan ekspluatadon de l’ laboristaro, vidas en esp-o ilon por konservi pura la anglan lingvon, celas trudi voĉdonon al siaj membroj nepre ne-socialistan. Pri la diservoj en preĝejo S. Georgo laŭ li respondecas ne BEA oficiale aŭ neoficiale, sed privataj individuoj, kiuj propraelspeze dum 20 jaroj aranĝis tiujn kunvenojn. Ni mem ne povas esplori, ĉu la akuzoj k rebatoj estas ĝustaj aŭ ne. Ni petas tamen niajn korespondantojn tre atente enketi antaŭ ol sendi al ni informojn, kiuj venigas al ni protestojn.
GRAVA ATENTIGO!
Unu el la plej malnovaj Lab. Esp. Grupoj, la Grupo en Munĥeno (Bavario) festos
sabate la 5-an de oktobro
en la granda salonego de la Sindikata domo la 20-an datrevenon de sia ekzisto. I. a. la grupo intencas pliriĉigi sian fest-programon per esp. radio-parolado de la Moskva sendstacio. Ankaŭ la filmo pri la nunjara SAT-kongreso en Leipzig estos montrata. Kompreneble la grupo Munĥena tre ŝatus la ĉeeston de eksterlandaj K-doj. Gek-doj
— pàgina 12 —
12 SENNACIULO
tutmondaj, ne forgesu viziti la feston skribe! Salutleterojn danke akceptos K-do Konrad Deubler, München (Munĥeno), Bavario, Arcisstr. 48, II.
RADIO — MOSKVO!
Okaze de la 20-jara datreveno de l’ ekzisto de Lab. Esp. Grupo en Munĥeno, 5. oktobro, precize je 23 horo laŭ MET, okazos esp. disaŭdigo per la radio-stacio je nomo de Komintern, ondlongo 1450 m. La aŭskultintaj K-doj estas petataj nepre informi pri aŭdebleco k impresoj de tiu ĉi disaŭdigo k enpresi ĉi tiun alvokon en naciajn gazetojn k ĵurnalojn k sendi specimenojn de la n-oj enpresintaj anoncon k impresojn al adr.: Moskvo, poŝtkesto n-o 701, Centra Oficejo de Esperantistoj de Ligilo.
AL LA ESPERANTISTOJ-ARBARISTOJ DE LA TUTA MONDO!
La arbaristaro (arbo-hakistoj, -segistoj, flosistoj, forstistoj, arbar-esploristoj kaj -kulturistoj) estas parto de l’ tutmonda laboristaro, malpleje tuŝita de l’ esp-a movado. Multaj estas kaŭzoj de tia malĝoja fakto: ofta malproksimeco de l’ arbar-ekspluatejo de l’ kulturaj centroj, do — de l’ kultura vivo, granda malfacilo kaj malbona pagateco de l’ laboro, kiuj mankigas tempon kaj monon por la okupado pri esp-o ktp.
Sed ekzistas ankoraŭ unu nepre forigenda kaŭzo. Ĝi estas la malesto de speciala (faka) terminaro esp-a por la arbarindustrio. En la ĝeneralaj kaj ĝeneral-teknikaj esp.-vortaroj oni povas trovi sufiĉe multajn fakajn terminojn por diversaj industrioj, sed tiuj de l’ arbarindustrio tute malestas. Ĉi tiu grava manko eĉ al la arbaristoj lernintaj esp-on preskaŭ malebligas uzi la lingvon por la korespondado pri fakaj arbarindustriaj problemoj.
Tial mi decidis iniciati kreon de faka arbarista esp.-esp-a vortaro kaj mi petas ĉiujn arbaristojn sendi al mi nacilingvajn terminojn arbarindustriajn, kun preciza esp-a klarigo de ĉiu termino. Tiele ni povas kolektive krei la lingvan bazon por disvastigo de esp-o en la medio arbarista.
Ĉion (ankaŭ konsilojn kaj proponojn) sendu al: N. S. Pargaĉevskij. P./a. Naĥtaĥe, Vladivostokskogo okruga Svjazi (Sovetio). (11 746)
K-do Erjuĥin, Aleks. (SAT-ano 9682)
Arhangelsk, lasis oficon de librotenisto de la ŝparkaso k foriris labori en lokan redakcion «PRAVDA SEVERA» (Vero de l’ Nordo), por gvidi Internacian Korespond-Fakon, organizitan ekskluzive per esp-o, k sekve plene okupi sin je nia idea kampo. Bonvolu sendi nun ĉiujn poŝtaĵojn laŭ jena nova adr.: USSR, Arĥangelsk, poŝtkesto 20, Esperanto.
ATENTU!
SAT-ano K-do Nikolao Kulis, USSR, Moskvo-64, Podsosenski per. 21, — deziras ricevi esp.-, franc-, angl-, german-, sloven- k latvalingvajn librojn, gazetojn k ĵurnalojn kontraŭ ruslingvaj. Sendu antaŭe proponojn.
[BILDO p.12 | 39,9,65,15] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo en kadro, kapbildo de la rubriko Recenzejo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Pełny Podstawowy Słownik j. Esperanto z gramatyka i objasnieniami opracował Jan Zawada. Eld. Societo Praca-Laboro, Warszawa 1929, formato 12½×18 cm., pĝ. 99. Prezo 2.50 zl. (por SAT-anoj k organizoj). La libro estas havebla ĉe Administracio de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
La vortaro esp.-pola de Grabowski elĉerpiĝis. Plenigi la truon entreprenis Societo «Laboro» k ĝi donas al ni tre bone prilaboritan Plenan Fundamentan Vortaron, kiu krome enhavas ĉiujn kvar Aldonojn. Mi devas konstati, ke la pola traduko estas tre bona k eleganta. Preskaŭ al ĉiu internacia vorto, kiu apartenas ankaŭ al la pollingva trezoro, la aŭtoro aldonis duan vorton pure polan. Ĝi do plifaciligos al ĉiu neinstruita pollingvano pli ĝuste ekkoni ankaŭ la polan lingvon.
Lerte estas ankaŭ verkitaj «Klarigoj k Alnotoj» al la vortaro, kie la diligenta verkinto sur 17 paĝoj donas detalajn informojn pri «Fundamento», Akademio, vortokreo k Bibliografio.
Ankaŭ la tabelo de afiksoj estas bona. Ni tamen bedaŭras la enmeton de atra inter la «proponataj». Ĉe la sciencaj ne devas esti bi sed di. La klarigo de «id» ne estas klara, ĝi donas en ĥemio kombinon formitan de metaloido kun metalo aŭ kun alia metaloido.
S. G.-K.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla
Dr. Ernst Kliemke, BAHAISMO KAJ POLITIKO. La ŝtata idealo laŭ la instruoj de Baha»u»llah. Bahaa Esperanto-Eldonejo, Wandsbek, Poŝtfako 8, Germ. 1929. 8 pĝ. Form. 15×23 cm. Prezo: 0.25 mk. g.
Temas pri propaganda broŝuro, en kiu la aŭtoro klarigas la pozicion de la bahaismo (religia doktrino) al la politiko. Ĝi resumiĝas en la vortoj: «… Esti bahaano simple signifas: ami la tutan mondon, ami la homaron k klopodi ĝin servi, labori por universala paco k universala frateco… La Bahaismo celas plenigi la koron k la spiriton je amo k boneco, ordigi la kunvivadon de la homoj, tiel ke ili por sia propra utilo vivu laŭ la ordonoj de la amo k boneco…»
NIA POŜTO
11 024. — Ni sendis vian manuskr. pri stud. vivo al la red. de «Scienc-Kult. Paĝo».
M. Wajcield. — Ni uzos okaze en «L. L.».
14 157. — Via artik. ne aldonas ion esence novan al la du aperigitaj art. pri la temo. Ni sekve ne uzos. Sed via alia priskribo aperos en «L. L.».
14 103. — Via artikolo enestos la venontan n-on.
13 059. — Jes, via artik. aperos k vi povas alsendi similan materialon. Red.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
O Proletario, Porto, 13. 7., Ruĝa vilaĝo en blankter. lando (241); O Povo, Lisboa, 16. 7., Kap. Internacio, 12. 7., estonta venengasmil. (236), meĥanika epoko k homfeliĉo (237); 23. 8., Ĉinia-Orient-fervojo (253/54) (Tiu ĉi lasta sen mencio de «S-ulo»).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Glasarb.-Ztg., Tannwald, 15. 8. (3 ĉap. «La Lab. Esp-ismo»); Le Tram Belge, Bruselo, 1. 9.; Signalen, Stokh., 5. 9., 12. 9. (ankaŭ pri SAT); Der Deutsche Eisenb., Berlin, 8. 9.; Der Volkslehrer (instr.), Langensalza, 1. 9. (fruntart. kun mencio de SAT); O Século, Lisboa, 30. 7.; Volksstimme, Chemnitz, 5. 7., 16. 7., 25. 7., 26. 7., 3. 8.; Crimmitschauer Ztg., en julio ĝis aŭg. 5 notoj; Planitzer Ztg., en julio 9 notoj; Kämpfer, Chemnitz, 25. 7., 26. 7.; Sächs. Volksbl., Zwickau, 18. 7.; Limbacher Tagbl., en aŭg. 6 notoj; Glauchauer Ztg., 12. 8.; Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 13. 9.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 4. 9.
Pri SAT-Kongreso aperigis:
Novjorka Popolgaz. (germanlingve), 29. 8. (detale); The Times, Bournemouth, 13. 9. (detale); The Rhyl Journal, Rhyl, 7. 9. (detale); Volkswacht, St. Pölten, 22. 8.; Volksstimme, Chemnitz, 26. 7., 8. 8., 9. 8., 12. 8.; Kämpfer, Chemnitz, 25. 7.; Lichtenstein-C. Anzeiger, 3. 8.; Planitzer Ztg., 9. 7., 31. 7.; Muldenthaler Nachr., 11. 7.; Glauchauer Ztg., 12. 8.; Sächs. Volksbl., Zwickau, 24. 7., 3. 8.; Volksztg., Plauen, 2. 8., 7. 8., 10. 8.; Crimmitschauer Landztg., 1. 8.; Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 15. 9.
Peresper. materialon enpresis:
Volksstimme, Chemnitz, 9. 7., 6. 8., 22. 8.; Kämpfer, Chemnitz, 1. 8. (salutoj el Krasnodar, Kuban, Nancy, Moskvo); O Proletario, Porto, 27. 7.; Le Drapeau Rouge, Bruselo, 5. 9.; Juna Bolŝeviko, Kiev, 25. 7., 1. 9.; Travail, Lyon, 14. 9.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 14. 9; Venonta anstataŭontaro, Dnepropetr., 31. 8. (ankaŭ pri SAT).
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Eldon-industrio kaj legemo en Japanio | 1 |
| Kio okazas en Italio? | 2—3 |
| Oni armas en Aŭstrio por ŝtata renverso! | 3 |
| Kio estas la IWW? | 3—4 |
| Teroro | 4—5 |
| Kozakoj | 5—6 |
| Infana respubliko en Saksio | 6 |
| El la historio de l’ Socialismo | 7 |
| Sennaciula Sporta Paĝo | 8—9 |
| Esperanto-Servo | 9 |
| Tra Esperantio | 10—12 |
Presejo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
[BILDO p.12 | 52,93,59,97] Malgranda presista ornamaĵo ĉe la fino de la paĝo.
Núm. 262, 10 d’octubre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 262 — APERAS SEMAJNE — 10. Oktobro 1929
[BILDO p.1 | 42,5,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T., super la titolo de la gazeto
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT: 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerhner
La higienaj ordonoj konsistigas per si mem tutan moralon
Oni ne povas kontraŭdiri, ke la moralo, en tiu ĉi momento, trapasas krizon. Se la religiaj moraloj sufiĉas al la homoj, kiujn instigas sincera kredo, la liberpensuloj, kies nombro estas kreskanta, deziras, ke la moralo havu pozitivan bazon, racian, kiu ŝirmus ĝiajn ordonojn kontraŭ la dubo kaj la diskuto.
Aliparte, ĉar la religiaj moraloj ne plu estas instruataj en la lernejoj¹, la bezono urĝe prezentiĝas, en la demokratioj, kiuj aspiras la laikecon, anstataŭigi tiun ĉi instruadon per tiu de civila moralo.
Nenia socio povos vivi sen moralo. Sed kio povus vere esti civila moralo, en niaj socioj, kiujn superregas kaj orientas la scienco, krom scienca moralo, kiu baziĝas ne sur principoj per aŭtoritato truditaj, sed sur veroj elmontritaj per la observado kaj per la sperto?
Nu, aperas, ke la natursciencoj, la medicinaj sciencoj, la fiziologio inter ĉiuj, formas kun ĉiu paŝo, kiel praktikajn konkludojn, leĝojn, kiujn ili malkovras, principojn, kiuj estas precize kondutreguloj prezentindaj al la civilizita homo, en liaj rilatoj kun siaspeculoj.
Oni trovas tiel en la sciencoj tiujn ĉi solidajn bazojn, kiujn la malnovaj moraloj kredis trovi en la dogmoj.
* * *
Aliparte estas vero apenaŭ kontraŭdirebla, kaj treege rekuraĝiga de la egaleca vidpunkto, ke la sano estas la plej granda el la bonoj. Nek la potenco, nek la riĉoj, povus havigi saman senton de bonstato, ni diru saman feliĉon, kian havigas la sano.
Ĉu la sano ne kunliveras ankaŭ, kun tiu ĉi sentaĵo de l’ feliĉo vivi, la plej grandan laborkapablon kaj produktkapablon? Kaj ĉu la fizika sano ne estas krome la kondiĉo por tiu ĉi morala sano, kiu malkonas ĉiujn degenerojn, ĉiujn psikajn difektojn, tieldire ĉiujn malvirtojn, ĉiujn malsanecajn impulsojn, komence de la simpla malkontento pri sia sorto ĝis la krimo?
Ĉar, ĉe la homo, la fiziko kaj la psiko estas intime ligitaj. Ili funkcias en malvasta dependeco unu de l’ alia.
Neniaokaze, do, ĉe l’ normala estaĵo, la korpo kaj la spirito povos, malgraŭ kelkaj ŝajnaj aspektoj, esti en reala opozicio.
La dieto, kiu konvenas al unu, devas konveni ankaŭ al la alia. La higieno de l’ korpo devas esti ankaŭ la higieno de l’ spirito.
Kaj en tiu ĉi senco moralo bazita sur la higieno devas esti rigardata kiel moralo kompleta kaj perfekta, entenanta ĉiujn devojn de l’ homo kontraŭ si mem kaj kontraŭ siaj samspeculoj.
Efektive ĝuste en la demandoj pri l’ publika higieno precipe sentiĝas kun akuto la morala respondeco. Oni prenu, por konvinkiĝi, la banalan kazon de forkaŝo de infektmalsano, de kie povos rezulti epidemio, kiu postulos eble milojn da viktimoj.
Ĉu ekzistas pli bona ekzemplo prezentebla, por komprenigi, ke la plej bona rimedo labori por sia bonfarto estas krome labori por la bonfarto de l’ aliaj? Ĉar tiel, anstataŭ esti sola por labori por si, okazas, ke ĉiuj laboras por ĉiu. Tiel la higieno ne devas esti konsiderata sole kiel la moralo de l’ korpo.
Ampleksante ĉiujn kondutregulojn, kiuj povas modifi la vivpovon, tio volas diri, la valoron de l’ najbaro, la higieno fakte estas la tuta moralo.
* * *
La fiziologio instruas al ni, ke la korpo estas maŝino, kiu povas esti tenata en bona stato, kiel okazas pri ĉiuj maŝinoj, nur per la laboro. Kaj la higieno, per siaj reguloj rilataj al la vivo de l’ individuo kaj la vivo de l’ kolektivoj, instruas al ni, kiele ni povos certigi al la homa maŝino sian plej bonan produktoforton kaj sian plej longan daŭron. Ĝi diras al ni plie, kiel ankaŭ estas eble al gepatroj naskigi infanojn, kiuj estos siavice rezistemaj kaj produktemaj maŝinoj.
Siaflanke, montrante al ni, kiel la individuo estas la produkto de sia medio, la scienco indikas la punktojn, kien devos trafi la klopodoj de l’ leĝdonantoj, se ili volas realigi la kondiĉojn de l’ bona intelekta kulturo, kiu dependas tiom, se ne pli, de la naturo de l’ tereno, kiom de la kvalito de l’ semo.
* * *
Entute, la higieno ordonas al la homo zorgi pri sia sano kaj pri tiu de la siaspeculoj. Ĝi ordonas al li labori, kaj indikas la plej bonajn laborkondiĉojn. Ĝi montras al li la vantecon kaj la danĝeron de l’ plezuroj, en kiuj la homoj serĉas senutile la feliĉon, en trompe loga celado, kiu foruzas ilin. Ĝi prezentas al li la sanon kiel la solan realan feliĉon.
Kaj precipe ĝi pruvas al li, ke en tiu ĉi lukto pro la sano, ĉiuj suferas pro la eraroj de ĉiu, kaj ke tiel intima solidareco unuigas kaj kunigas ĉiujn membrojn de kolektivo.
De tie sekvas serio da devoj de l’ individuo kontraŭ si mem kaj kontraŭ la aliaj, tuta serio da ordonoj signitaj per karaktero de nepreco, tute same rigoraj en sia formo kiel tiuj de l’ religiaj moraloj. Ilia sankcio estas proksima, rekta, tuŝebla, neevitebla kaj ne elaĉetebla per ia ajn kompromiso.
En higieno ĉiu eraro pagiĝas, kaj ĉiu krimo spertas sian puniĝon, same fatale kiel aplikiĝas la pezoforto. Kaj tia estas vere la karaktero de naturdoktrino ĝuste morala, kiu devas eviti ĉian marĉandon, ĉian senfortiĝon de l’ konscienco! Kaj ĝuste per tiu ĉi karaktero ĉi tiu moralo de l’ estonto montriĝos supera al la religiaj moraloj.
Doktoro Herikur (Héricourt). Trad. el la franca N. B.
¹ En Francio. — Trad.
— pàgina 2 —
14 — SENNACIULO
LA TUTMONDA INTERDEPENDECO
Ankaŭ la naciisma homo fakte dependas de la tutmondo. Li trinkas kafon el Brazilio, mordas per dento el siberia oro sur pipreron el Hindio, iras sur afrika gumo, fumas tabakon el Turkio, dormas sur amerika kotono ktp., unuvorte: ĉiuhore li estas en dependo de regionoj kaj homoj tutmondaj. Ankaŭ por li laboras la Internaciaj Agrikultura kaj Statistika Institutoj en Romo kaj Londono.
Internaciaj interkonsentoj protektas utilajn birdojn, la bestaron en Afriko, la fokojn en la Bering-maro. Internaciskale oni kontraŭbatalas ratojn kaj filokserojn, epidemiajn malsanojn de l’ homoj. Per interlanda konvencio oni ĉesigis la produktadon de venenaj fosfor-alumetoj. Reto da meteorologiaj kaj tertremaj observejoj kovras la terglobon servantaj al ĉiuj; same la glacia avertservo en Norda Atlantiko deĵoras por ĉiulandaj ŝipoj. Sen internacia helpo multaj ŝipoj senespere pereus. La ŝipan helpkrion S O S komprenas ĉiu ŝipano, ankaŭ la ŝipan lingvon esprimatan per flirtigo de 27 flagoj. Lumturoj, lanternoj per internacie konsentitaj lumkoloroj parolas al preterveturantaj ŝipoj indiferente, ĉu temas pri samnacia aŭ alilanda. Kiam malleviĝas la nebuloj, tiam la havenstacioj de Londono kaj Novjorko, de Tokio kaj Sidneo disaŭdigas per sirenoj samajn avertojn.
Memkomprenebla afero por ĉiu estas, sendi per kelke da moneroj leteron al amiko en Hindio, Aŭstralio, Afriko. Tamen neebla tio estus sen interŝtataj poŝtkontraktoj. La trafiko pli kaj pli internaciiĝas. Jam 20 eŭropaj landoj interkonsentis saman reldistancon fervojan. Telegrafo, telefono, kablo, lasttempe radio, ĉio funkcias laŭ internaciaj konvencioj trans la landlimojn.
La arto ne mankas. Fundamenta sono a kun 435 osciloj validas por ĉiuj landoj, por ĉiuj agordforkoj.
Mezuriloj plejparte estas internaciaj. En Sen Klu (St. Gloud) apud Parizo troviĝas en kelo la originalaj metro kaj kilogramo, laŭ kiuj tiuj de ĉiuj landoj adaptiĝis. La temperaturon oni mezuras per tri sistemoj (antaŭe per multaj), same la elektran forton per tri unuoj. La mezuron de la tempo la popoloj praktikas laŭ unu kalendaro, la 24-hora tago kaj horloĝtempo estas ankaŭ organizitaj internacie.
Diverslandaj sportuloj komune konkuras ĉe olimpiadoj, policistoj internacie agas por trovi krimulojn; literaturaĵoj, patentoj per interŝtata juro estas protektataj.
Ekonomiaj kaj politikaj organizoj de la laboristoj kaj entreprenistoj internacie agas; bedaŭrinde la lastaj pli intense (per trustoj ktp.) ol la unuaj.
Nur tiel memkompreneblan aferon kiel la mondlingvon oni ankoraŭ oficiale prisilentas. Nia senlaca laboro zorgu, ke ankaŭ sen oficiala aprobo esperanto fariĝu grava ero en la ĉeno de l’ tutmondaj rilatoj!
Kompiltrad. G. Nicŝe (3018).
Faktoroj, kiuj plirapidigas la tutmondan interdependecon
La ŝipo «Bremen» atingis rekordon en julio per vojaĝo trans la Atlantikon dum 4 tagoj 18 horoj. En la jaro 1859 oni bezonis almenaŭ 12 tagojn por tia transveturo. La aerŝipo «Graf Zeppelin» (Cepelin) en lastaj tagoj de aŭgusto finis rapidege sian ĉirkaŭiron de la mondo dum 20 tagoj 4 horoj (vidu n-on 259). Lindberg jam flugis de Novjorko al Parizo en 33 horoj. Per aeroplano dumtage kaj rapida vagonaro dumnokte oni povas nun iri de bordo orienta ĝis la okcidenta limo de Usono en nur 48 horoj. Sovetia aeroplano nun penas viziti Usonon trans Siberion kaj Alaskon. Novaj komercaj vojoj stariĝos per flugado super kaj trans la nordan poluson de Ŝikago — Norda Kanado — Islando al Eŭropo. En konkurso hidroplano (aeroplano, kiu taŭgas por veturi surakve kaj enaere) atingis rapidon de 530 km. pohore. Ŝajnas, ke la jaro 1929 estas jaro por la triumfo de l’ aviado. Ĉu la homa menso tiom rapide larĝiĝas? Ĉu la homa vidpunkto taŭgas por la detruo de la bariloj de distanco?
* * *
Kaj la kooperativismo tutmonda… Pli ol 50 milionoj da anoj kaj pli ol por 10 miliardoj da dolaroj da vendoj. Jen la atingo en j. 1927 de la kooperativoj kunigitaj en la Internacia Kooperativa Ligo. Rilate al loĝantara kvanto Britio plej progresis per 12,5% da kooperativanoj. El la 31 milionoj da konsum-kooperativanoj 51,41% apartenas al Sovetio; 17,49% al Britio, 9,36% al Germanio; 5,62% al Francio; 2,70% al Hungario kaj malpli ol 2% al 23 aliaj landoj. Notinda estas la malforteco en Usono, kvankam ekzistas en la Meza Okcidento kooperativoj inter farmistoj. La «ĉen-butikoj», la forto de la trustoj, la individuisma psikologio de nova pionira lando estas malhelpoj. Ĉefe la finnoj kooperas en Usono, ĉar ili enportas la kutimon kaj la vidpunkton de sia hejmlando…
Kaj la ridinda kontraŭstaro al tiuj faktoroj…
Laŭ raporto junulo arestiĝis en Budapeŝto, ĉar li penis sinmortigi en la akvoj de la Danubo. Jen lia vivhistorio: Lia patro — polo; lia patrino — hungarino; lia naskiĝloko en la nuna Ĉeĥoslovakio. Hungario forsendis lin al Polio, sed ĉar li ne parolas pole, li estis resendata. Tiam la registaro devigis lin iri Ĉeĥoslovakion. Sed tiu lando reportis lin al Polio, kie li estis malliberigata, atentante la kvinan eksporton. Dum unu jaro naŭfoje la registaroj ĵetis lin unu al la alia. Fine li decidis trovi, ĉu inter la mortintoj li havus lokon. Sed eĉ tion la registaro rifuzis permesi, kaj ŝajne denove li fariĝos kompatinda rolulo en idiota ludo. Eĉ la usona komika ĵurnalo «Judge» komentis: «Tiom la mondo suferas pro la malsaĝeco de naciismo.»
Komunikis 488.
KIO ESTAS LA IWW?
MALKAŜEMA KLARIGO PRI ĜIAJ PRINCIPOJ, CELOJ KAJ METODOJ
(2-a daŭrigo. Vidu n-ojn 260/61)
Industria Unuiĝismo kaj Metia Unuiĝismo komparataj
Organiziĝi industrie estis ideo naskita kiel neado, aŭ reago, kontraŭ la malnova metia formo de organizado. Organizi metiajn unuiĝojn signifas organizi unuojn el tiuj, kiuj uzas samajn ilojn, la ĉarpentistojn sole, la pentristojn sole, la vapormaŝinistojn sole, la kaldronfaristojn sole, ktp. Tiel oni havas tiom da unuiĝoj, diversaj, kiom oni havas da ilkestoj. Tia unuiĝismo apartigas la laboristojn en iu industrio je tiom da unuiĝoj, kiom estas da metioj dungataj, kaj tiel faras barilojn inter la laboristoj, kiuj tage frotas la kubutojn reciproke, anstataŭ unuigi ilin. Por ilustri, ni uzu amerikan ŝipkonstruejon ekzemple. Ĉe ŝipkonstruejo, kie oni faras ferŝipojn, estas ĉirkaŭe 40 diversaj metioj aŭ okupoj, pli malpli. Ni nomos kelkajn. Estas muntistoj, fertranĉistoj, kaldronfaristoj, maŝinistoj, inĝenieroj, elektristoj, plumbistoj, vaportubistoj, asbestistoj, ĉarpentistoj, lignaĵistoj, kalfatristoj, pentristoj, riglistoj, ktp. Laŭ la meti-unuiĝa plano estos aparta unuiĝo «internacia» por ĉiu tia metio, havanta nenion komunan kun la aliaj, krom ke ili pagas imposton al komuna ĉefsidejo.
Kelkaj el tiuj ĉi 40 unuiĝoj eble estas en unu «internacia» meti-unuiĝo, sed ĝenerale ĉiu usona ŝipkonstruejo kalkulas multajn tiajn meti-unuiĝojn. La metiaj unuiĝoj en la sama laborejo ofte disputas inter si, kaj kiam la malkontento fariĝas tro granda, estas kutime striki unuope: tiel unu unuiĝo estas venkata de la aliaj kiuj ne strikis, kiel diras nia Deklaro de Principoj. Preskaŭ ĉiuj, kiuj estas laborintaj en usonaj ŝipkonstruejoj, rekonas tiun ĉi priskribon kiel korektan. Sed plie ĝi priskribas preskaŭ ĉiujn aliajn industriojn organizitajn de la metiaj unuiĝoj. Tion ĉi ni nomas «Organized scabbery». (Tiu ĉi frazo signifas, ke tia unuiĝo ne estas pli bona ol strik-rompantaro. La angla verbo «to scab» estas idiomaĵo. Ĝi signifas «okupi la lokon de strikanto dum striko». Por esprimi la ideon per nova verbo ni dirus «skabi». Trad.) Ĝi lasas la laboristojn al la kompato de la dungintoj. Tiuj metiaj bariloj, kiuj apartigas la ŝipkonstruejon je dudeko aŭ pli da meti-konsciaj grupoj, rigardantaj unu la alian suspekte, estas ĝuste tio, kion la dunganto bezonas por daŭrigi malaltajn salajrojn, longajn labortagojn kaj malbonajn kondiĉojn. Tie ĉi ni ne traktos detale aliajn malbonajn trajtojn de la metia unuiĝismo. Sufiĉas diri, ke *la IWW naskiĝis parte
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 15
kiel reago kontraŭ tiajn netolereblajn kaj neraciajn kondiĉojn.*
Aldonu al tio la kompletan mankon de idealismo, kiu karakterizas la metian unuiĝismon en ĉiuj landoj, ĝian akcepton de la kapitalismo kaj la salajra sistemo kiel fino, ĝian mankon ne doni ian esperon estontan al la laboristoj kiel klaso, kaj ĝian tendencon organizi tiel nomitajn labortrustojn por rifuzi laboron al eksteruloj, anstataŭ solvi la vivproblemojn por la popolo, kaj jen la fondo, kontraŭ kiun la Antaŭparolo de la Statuto de la IWW skribiĝis.
La nova unuiĝ-movado proponis rajtigi ĉiujn metiojn kuniĝi per industria organizado, kiel ni diris supre.
Ni revenu al la ekzemplo de la ŝipkonstruejo, por montri la aspekton de tipa industria organizo. En meti-unuiĝa ŝipkonstruejo la IWW unue, kiam ĝi povas, detruas tiujn barilojn, kiuj apartigas la metiojn. Ĝi forprenas la meti-unuiĝajn membrokartojn de la kaldronfaristoj, inĝenieroj, plumbistoj, ĉarpentistoj, pentristoj k. c., kaj diras al ili: «Jam vi ne estas apartigitaj kiel kaldronfaristoj, inĝenieroj, plumbistoj, ĉarpentistoj kaj pentristoj. Nun vi estas unuigitaj kiel ŝipkonstruistoj, ĉiuj, ĉiu persono, kiu estas okupita ĉe tiu ĉi ŝipkonstruejo, kaj eĉ ĉiuj aliaj. Anstataŭ havi 20 aŭ 30 unuiĝojn tie ĉi, kaj ĉie, de nun ni havos nur unu unuiĝon: La Ŝipkonstruistan Industrian Unuiĝon. Ĉiu ŝipkonstruejo formas filion de tiu Unuiĝo, kaj en tiu filio ni havos la necesajn konsilantarojn aŭ komitatanojn por akiri kunagadon inter la laboristoj de la diversaj fakoj de la ŝipkonstruejo.»
Tiele ĉiuj laboristoj de la ŝipkonstruejo formiĝos je unu unuigita anaro; ĉiuj ŝipkonstruejoj de la lando, kaj fine de la tuta mondo, formiĝos kiel unu Industria Unuiĝo, kaj la laboristoj de tiu industrio tiel estos unuigitaj por komuna agado. Ankaŭ estos Industriaj Konsilantaroj por ĉiu ŝipkonstrua centro. Post tio ne okazos, ke unu grupo laboros, dum alia strikos, tiel venkante unu la alian. Kiam ili strikos, ĉiuj strikos kune kaj gajnos. Tiel rezonas tiuj industriaj unuiĝanoj, kiuj rigardas la industrian unuiĝon ĉefe kiel superan militilon por la batalo kontraŭ la dunganto.
Tuja kaj fina celo de la IWW
La celo de la Industria Unuiĝo estas duobla. La unua celo, nuntempe, de la Industria Unuiĝo, estas servi kiel militanta organizo en la ĉiutaga batalo kontraŭ la dunganta klaso por pli granda salajro, malpli granda labortago kaj pli bonaj kondiĉoj. Tio ĉi ne bezonas esti klarigata plie, krom per la rimarkigo, ke ni asertas ke la Industria Unuiĝo, unuigante ĉiujn laboristojn en unu korporacion, estas pli bona batalilo tiucela ol la metia unuiĝo iam povos esti, ĉar tiu ĉi enhavas nur la anojn el unu metio.
Nia dua celo estas, ke la Industria Unuiĝo servu kiel perilo por la alpreno en la industrion de la laboristoj kaj funkciu kiel produktkrea aŭ disdona organizo «kiam la kapitalismo estos renversita», aŭ estos ĉesinta funkcii, t. e. estos disfalinta. Kaj dum tiu ĉi disfalo progresas, la dua celo superas la unuan.
La disfalo de la kapitalismo
Ni asertas, ke la kapitalisma sistemo de produktado kaj disdonado estas en stato de grava disfalo tra la tuta mondo, enkalkulante tiun ĉi landon¹, kaj ni konsideras, ke estas dube, ĉu la sistemo povos restariĝi kiel post ĉiu antaŭa krizo. La malnovaj organoj ne funkcias. La mondo estas en stato de bankroto. Ŝajnas, ke baldaŭ oni devos forstreki el la libroj de la kapitalista klaso bilionojn da dolaroj kiel tutan perdon, kaj ni
[BILDO p.3 | 37,24,63,46] Desegnaĵo: forta laboristo staranta kun la mano sur la kokso kaj la alia brako apogita, kun fabrikaj konstruaĵoj en la fono. Subskribo: Desegno el IWW-gazeto
scias, kion signifas tio al tiuj, kiuj nur havas por vendi sian labor-povon. Ŝajnas, ke la malnovaj periloj de produktado, t. e. la privata posedanto kun sia ĝenerale malgranda fondaĵo, la akcikompanio, la trusto, la trust-kombino, ne plu povas provizi la bezonaĵojn al la popolo. Centmilionoj de la popolo ne havas la krudajn plej necesajn aĵojn en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ili ne havas la eblon akiri posedojn el la grundo, aŭ el aliaj naturaj rimedoj, aŭ el la industria kaj komerca maŝinaro. La vivnecesaĵoj estas ĉiam malpli atingeblaj por ĉiam pligranda popolamaso, kiu fariĝas senespera kaj minacas blinde frakasi la sistemon. Ribeloj, tumultoj, rasbataloj, linĉoj, militleĝo, terurismo kaj strikegoj estas komunaj en multaj partoj de la mondo kaj pli speciale en Usono. Plie, estiĝis daŭra senokupeco pli grandskale, ol oni iam konis antaŭe, kvankam iomete moderigita dum la jaroj 1922—1923. La malriĉo kaj mizero pelas la popolon al senespero.
Tiuj ĉi tutaj sociaj fenomenoj estas simptomoj de la progresanta disfalo de la kapitalismo. La kondiĉoj en Eŭropo kaj aliloke pravigas la kredon, ke fina krakego minacas, kiam la kapitalista kredito estos komplete malordigita, kaj, kiel rezulto, preskaŭ ĉiuj industriaj entreprenoj ĉesos funkcii. Almenaŭ tiuj teruraj ebloj ne estas neenkalkulitaj, laŭ la kapitalista gazetaro mem.
Tiel la ekonomia danĝero kaj ĝenoj estantaj kaj estontaj faras la vivon netolerebla al milionoj. Ili sentas sin sklavigataj, per tio ke ili estas nerapide, sed certe entirataj en mondagado, kiu servas neniajn utilajn finojn, kiu promesas nenian sendanĝeron estontan. La streĉiĝo rezultanta de tiu ĉi stato de l’ aferoj, kaŭzas, ke la posedantoj de la rimedoj de produktado kaj disdonado enkondukas sistemon de forto kaj perforto, por konservi siajn posedon kaj superregadon. Nuntempe oni kondukas la produktadon grandparte per la pintoj de bajonetoj kaŝitaj, aŭ per la faŭkoj de maŝinpafiloj, dum oni diskutas, en la gazetaro, kiel pri ne malproksima eblo, pri gasbomboj, kiuj dormigos tutan ribeleman urbon, aŭ lasas morti la loĝantaron je paroksismoj de ridado. La sistemo ne plu povas stari sur siaj meritoj. Ĝi nur povas konservi sian vivon per forto, aŭ per fort-minacoj, kiel oni daŭrigas la vivon de mortanto per ozono.
Tradukis SAT-ano 1781 laŭ 3-a reviziita eldono de broŝuro samtitola publikigita de IWW., 555 W. Lake St., Chicago, Ill., Usono.
(Daŭrigota.)
¹ Usono. — Red.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»
★
La juĝ-proceso en Mirat
(Angle: Meerut)
Eble la okazoj en Gastonia k Palestino iom forgesigis la proceson en Mirat, Hindio, sed tiu lasta estas ankaŭ gravega, ne nur por la tuta hinda laboristaro, sed por la brita k la tutmonda, ĉar ĝi estas la kulminacio al la atakoj de la kapitalistoj k la registaro kontraŭ la nove-aperintajn industri-laboristojn hindajn k ilian rapid-kreskan memorganizadon.
La kaŭzoj
En la j. 1928, en Hindio aperis granda strik-ondo; ĝi tuŝis ĉefe la fer-, ŝtal- k stan-laboristojn, la fervojistojn, la jut-laboristojn k la teksistojn. Ĉiu striko arigis dekojn da miloj da partoprenantoj k dum la jaro 31 milionoj da labortagoj perdiĝis, pli ol en la tuta antaŭa jarkvino. Spite la fakto, ke en ĉiu luktado plej severaj rimedoj, inkluzive multaj mortigoj, estis uzataj kontraŭ la strikantojn, tamen la teksistoj de Bombe (angle: Bombay) kuraĝis en aprilo eliri la fabrikojn, kaŭze de plirapidigaj metodoj k provo malaltigi la salajrojn. Post unu monato, 150 000 laboristoj strikis.
La Girni Kamgar
Estis dum la luktado, ke la laboristoj organizis sian propran sindikaton, la Girni Kamgar, kiu jarfine entenis 60 000 anojn. Ili daŭrigis la strikon dum 6 monatoj, malgraŭ nekredeblaj suferoj k persekutado; ili reiris la laborejojn nur pro promeso de la registaro, ke la malnovaj kondiĉoj daŭru ĝis eldono de registara raporto. Ĵus antaŭ la eldono, la plej agemaj sindikataj gvidantoj, inkluzive la EK-anoj de Girni Kamgar, estis arestataj k sendataj al Mirat. Spite tiuj arestoj, la teksistoj rifuzis akcepti pli malbonajn kondiĉojn k denove strikis ĉi-tiun jaron. Precize same okazis ĉe la jut-laboristoj en Kalkuta (angle: Cal-
— pàgina 4 —
16 — SENNACIULO
cutta) kiel, fru-aŭguste, estis 200 000 strikantoj.
La registaro atakas
Poste la registaro antaŭmetis novajn kontraŭ-laboristajn leĝojn konsiderinde pli severajn, ol tiuj de Britio efektivigitaj en j. 1927; oni eksterleĝigis «simpatiajn» strikojn k tiujn de registaraj servistoj, limigis la liberecon de la gazetaro; k la Leĝo pri Sendanĝereco por la Publiko, rifuzita de la Leĝpropona Kunveno, estis tamen enstatutigita de la Vicreĝo mem. Samtempe oni atakis ian politikan esprimon de sindikata aktiveco, speciale ĉe la flanko de l’ Tuthinda Laborist- k Kamparana Partio. En Bombe nun «timigado» kontraŭ strik-rompanton estas leĝa kulpo; ĝi rajtigas al policano aresti k bati la arestiton ĝis senkonscio. Eĉ en la juĝejo, ĉe la proceso pro konspirado en Lahor (angle: Lahore), la policanoj bategis la juĝatojn, dum la juĝisto ŝajnis rigardi en alian direkton!
La arestitoj de Mirat nombras 33 personojn (3 anglajn), ĉefe bonekonatajn en Hindio en la lab. movado; ekz., la helpsekretario de la Tuthinda Sindikata Kongreso, la sekretario de la Federacio de Sindikatoj en Bengol (angle: Bengal) ktp. Inter ili estas ankaŭ 8 anoj de l’ EK de la Hinda Nacia Kongreso k preskaŭ ĉiuj el la EK de la lasttempe fondita Tuthinda Laborist- k Kamparana Partio.
Kial Mirat?
Oni provas pravigi la proceson per asertoj, ke la juĝotoj estas komunistoj; sed nur kelkaj havas ian ligon kun la komunista movado, kvankam ili ĉiuj batalas pro la samaj kaŭzoj, kiuj instigis la fondintojn de l’ KP. La akuzo kontraŭ la arestitoj komenciĝas per: «Ke ekzistas en Rusio organizo nomita la Komunista Internacio…» k en preskaŭ ĉiuj el la 8 paragrafoj, oni trovas aludon al komunismo. Ankaŭ estas notinde, ke la registara advokato malfermis la proceson per flama politika atako kontraŭ la sovetan registaron k apenaŭ menciis la akuzitojn.
La registaro elektis Mirat, kiel urbon de l’ proceso, laŭŝajne ĉar unu loka konferenco de l’ Laborist- k Kamparana Partio tie okazis. Sed nur du el la arestitoj venas el tiu urbo, la plejmulto el Kalkuta k Bombe, kie ankaŭ okazis ilia riproĉita aktiveco. Plie, en Mirat, ili renkontas plejan malfacilon k elspezon por sin defendi. Do, oni nur povas pensi, ke Mirat estis elektita por malebligi proceson kun juĝantaro (angle: «Trial by jury», en kiu ne la juĝisto, sed la juĝantaro findecidas la verdikton). En Mirat estas distrikta juĝisto kun kelkaj asesoroj, kiuj rajtas nur rekomendi. La arestoj efektiviĝis en marto, post plena preparado fare de l’ registaro; tamen, post tio, multfoje ĝi prokrastis la komenciĝon k la akuzitoj estis tenataj en karcero kiel kondamnitoj en plej varmega vetero, kun skandale malbona nutrado k granda malfacilo rilate komunikadon kun amikoj k advokatoj. Kontraste ilian maloportunon, la rimedoj de l’ registaro estis la plej ampleksa skalo. La prokuroro jam ricevis 2250 £ plus 675 £ por «elspezoj» k estis permesata por la proceso elspezo da 750 000 £ sume¹. El ĝiaj ĉirkaŭe 500 atestantoj, kelkaj venis el Anglio. (La akuzitaro multe deziras venigi anglan advokaton, pro la malfaciloj k insultoj, kiujn renkontas la hindaj advokatoj en Hindio, sed ĝis nun la kolektita mono ne sufiĉis). La registaro ankaŭ sendis al Mirat alte-pagatan oficiston, kies ĝenerala deĵoro estas fari statistikojn por jara raporto al Parlamento, por organizi propagandon dum la proceso, k pagas al pres-agentejo por ĉio, kion deziras publikigi tiu sinjoro en la hindaj k britaj ĵurnaloj.
Hindaj defend-rimedoj
Fru-aprile estis starigata de bone-konataj hindaj naciistoj, Centra Defendkomitato, por kolekti monon, sed ĝis nun sen rezulto sufiĉa, ĉar la popolo estas ege malriĉa k la riĉaj ne simpatias la arestitojn. Do, en junio, la prezidanto de l’ Tut-hinda Sindikata Kongreso telegrafis al la ĝenerala konsilantaro de l’ brita Sindikata Kongreso por peti helpon, sekve sendis leteron per aerpoŝto. Ankaŭ en julio oni denove alvokis. Sed ĝis nun la brita Sindikata Kongreso ne respondis k rifuzas komunikadon kun la brita Defend-komitato.
Britaj defend-rimedoj
Tiu lasta stariĝis finjunie k inkluzivas ĉe la gvidantaro 7 Laborist-partiajn parlamentanojn (i. a. la esp-iston Fenner Brokŭe (Brockway), sindikat-gvidantojn k anojn de l’ KP k de l’ ILP. Tamen, du leteroj ĝiaj al la nuna Ŝtat-sekretario por Hindio restas sen respondo. Post la enoficiĝo de la Laborist-partia Registaro en Britio, la subpremaj taktikoj en Hindio iĝis eĉ pli severaj k du pliaj viktimoj estis aldonataj al la Mirat-akuzitoj. Ĝis nun la brita Defend-komitato sendis al Hindio 100 £, sed la proceso daŭros longan tempon k pli da mono necesas, por helpi la Defendkomitaton en Hindio k por sendi britan defend-advokaton transmaren.
La adreso de la brita Defend-komitato estas jena: National Meerut Prisoners’ Defence Committee, 30 John Street, Theobalds Road, London, WC 1, el kies broŝuro la supraj faktoj estas ĉerpitaj.
E. K. L.
¹ 1 angla funto = proks. 5 dolaroj.
TERORO
(Fino. Vidu antaŭan n-on)
Krevis la «leĝeca ordo» de l’ kapitalismo! Kiel ĉe ĝia naskiĝo, dum periodo de burĝa revolucio, la klasbatala rimedo estas la senkaŝa perforto. Kvankam hipokrite, obstine kvazaŭ papagoj la politikaj reprezentantoj de l’ burĝaro ripetadas kaj ŝajnigas por plu influi la ne jam klaskonsciajn amasojn, ke ilia regado estas leĝa kaj justa. Sed la leĝoj urĝe, subite fabrikataj laŭ la takto de proletara revolucio, elpaŝas kun nuda klasintereso, kaj la ŝtataj kodoj pleniĝas per leĝoj pri «defendo de ŝtato, proprecrajto, leĝa sociordo ktp.». Tiuj leĝoj enhavas drakonajn punojn por ĉiuj, kiuj esprimas malkontenton pri la nuna sociordo. Pro politika konvinko, oni hodiaŭ pli baldaŭ ekzekutas ol pro rabmurdo. La pafo en manifestaciantan amason fariĝis ĉiutaga tasko de speciale por ĉi tiu afero organizita policistaro. En multaj eŭropaj landoj, la registaroj nur per tiaj leĝoj kaj drakonaj rimedoj sukcesas regi kaj provizore subpremi la proletaron.
Ĉiuj amasmortigoj, murdoj, raboj kiujn la burĝaj registaroj aplikas, estas laŭleĝa rajto. Ĉiu organiiĝo, ekribelo, protesto, malkontento, kiu endanĝerigas la pluan firegadon de kapitalistoj, estas kontraŭleĝa; la demono de l’ ruĝa teroro, mem la teruriga bolŝevismo.
Se ni ne konsideras nur la politikajn tendencojn de blanka kaj ruĝa teroroj, kiel batalilojn por konservi aŭ konkeri ŝtatpotencon, kaj analizas iliajn esencojn el la vidpunkto de socia evoluo, kia diferenco estas inter la du teroroj, kiomgrade servas al la progreso de la homaro la burĝa aŭ proletara diktatoreco?
La nuna stato kaj tendenco de socievoluo, la celoj atingendaj per la apliko de diktatoreco, klare difinas iliajn karakterojn.
La iama progresiga trajto de l’ burĝa teroro, aplikata por renversi la feŭdan regsistemon, perdas sian samsignifon kaj fariĝas malprogresema reakcio aplikate kontraŭ la proletaro, kiu estas la historia avangardo de pli perfekta socia evoluoŝtupo de la homaro, la efektiviganto de socialismo-komunismo.
La kapitalisma sociordo — same kiel la feŭdisma — sin bazas je subpremo kaj ekspluatado al aliaj socitavoloj. La burĝa diktatoreco kaj ties nuntempa klasbatala rimedo, la faŝismo, estas aplikata kontraŭ larĝaj popoltavoloj, por konservi privilegiojn de proporcie sensignife etnombra parazitaro. La sociaj kaj ekonomiaj interesoj de la popoloj kunpuŝiĝas kontraŭ la ĥaosa mastrumado de mondekonomio per individuaj kapricoj kaj egoistaj interesoj de privilegiita klaso. Tial la blanka teroro en sia agado tuŝas la tutan popolon, sidante sur ties brusto kiel vampiro. En siaj simptomoj ĝi estas pli sangavida, pli kruela.
La kapitalisma sociordo ne solvas la klasajn problemojn, sed male, ĉiam pli akutigas ilin, pli larĝigante sian kontraŭantan klason, la proletaron, per novaj trupoj de proletiĝantaj socitavoloj — el la etburĝaro, intelektularo, eĉ kamparanaro. Tiel la teroro alprenas formon konstantan, la burĝa diktatoreco fariĝas konstitucia, regula reginstitucio, sin bazanta je perforto. La blanka teroro, faŝismo, volante likvidi la kulturan progresadon de la homaro, haltigi la socian evoluon, estas la leĝigita vandalismo, kies viktimaro kreskas ĝis senfinaj amasoj da kadavromontoj.
La diktatoreco de l’ proletaro devas anstataŭi la diktatorecon de l’ burĝaro, por definitive likvidi teroron kaj diktatorecon.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 17
NORDA ĈINIA FERVOJO
La kaŭzo de l’ Soveti-ĉinia konflikto
La fervojo estas tramanĉuria parto de l’ granda transsibiria ĉefvojo iranta el Eŭropo al Granda Oceano (Vladivostok). Kun branĉoj ĝi longas ĉ. 1700 metromilojn¹. Norde sur sovetia teritorio ekzistas alia fervojo laŭ rivero Amur’, sed ĝi estas je 511 metromiloj pli longa. La manĉuria vojo estis finkonstruita en 1903 de l’ cara registaro, kiu tendencis okupi Manĉurion k havis sian militistaron en la vojregiono. La cara registaro por konstrui la vojon elspezis el la regna kaso 375 milionojn da rubloj (ĉ. 290 milionojn da orgramoj).
La vojo havas gravegan signifon por la ekonomio de Manĉurio, kies tuta eksporto (precipe faboj) okazas nur per ĝi (al Vladivostok k Dajren). Sole por la jaro 1926 la variro per ĉi tiu vojo egalis ĉ. 5½ milionojn da milkilogramoj k donis ĉ. 19 milionojn da orgramoj da pura profito. De l’ Rusa revolucio ĝis la jaro 1924 la vojo estis ĥaose mastrumita de rusaj blankuloj, de speciala internacia komisiono k fine de Rus-azia banko, kiuj finfine sekvigis ŝuldon je ĉ. 9 milionoj da orgramoj. En la jaro 1924 inter Sovetio k Ĉinio refunkciis normalaj rilatoj, rompitaj de la Revolucio, k estis farita kontrakto pri la vojo. Laŭ la kontrakto la fervojo estas rigardata kiel komerca entrepreno administrata de egalrajtaj reprezentantoj de ambaŭ flankoj. Ĉiuj caraj kontraktoj estis nuligitaj k Ĉinio kun aliaj privilegioj ricevis rajton tute elaĉeti la vojon post 60 jaroj (je 20 jaroj pli frue ol laŭ la malnova cara kontrakto), sed sen helpo de eksterlandaj kapitalistoj-akciuloj.
¹ Kilometrojn.
[BILDO p.5 | 24,26,62,39] Foto: granda plurfenestra konstruaĵo kun turetoj, antaŭ ĝi senkonstrua tereno kun ŝtonamasoj.
Ĉefadministrejo de l’ manĉuria fervojo en urbo Ĥarbin. La urbo nun havas centmil loĝantojn en la eŭropa parto k ĉ. 300 mil en la ĉina.
Japanio k aliaj imperialistoj dum la Rusa revolucio per diversaj manieroj provis ekposedi la vojon, sed sensukcese. Ĉinaj militemaj generaloj ade rompis la kontrakton provante senpage uzi la vojon por siaj militaj celoj. Nun ili akuzas Sovetion pri aranĝo de komunista propagando en Manĉurio inter ĉinoj k volis administri la vojon sendepende de sovetiaj reprezentantoj spite la kontrakto. Pro ĉio ĉi inter Sovetio k Ĉinio okazis konflikto, kies vera kaŭzo kuŝas en tio, ke ili estas propruloj.
M. Krjukov.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por «S-ulo».
Kontraŭmilitaj amaskunvenoj en Svisio
Je la 8-a de septembro la svisia socialdemokrata partio kunvokis la tutlandan ruĝan laboristaron, per amaskunvenoj, por esprimi sian kontraŭmilitan emon. Samtempe oni pledis por kreo de Asekuro por gemaljunuloj kaj invalidoj. La solvo de l’ lasta problemo jam de jaroj estas postulata, sed la svisa registaro (konata kiel tre konservativa) ĉiame tute ne serioze pritraktas la postuladon de la svisa laboristaro, kvankam la afero vere estas priparolenda.
La partia alvoko garantiis tre bonan prosperon al la aranĝo. Estis aranĝitaj kunvenoj en Ĝenevo, Nojenburg (Neuenburg) kaj Araŭ (Aarau), kiuj tre bone sukcesis. Estis veraj amaskunvenoj, tiaj, kiajn la cititaj urboj neniam antaŭe gastigis en siaj muroj. La dumkunvene aranĝitajn manifestaciojn partoprenis 10—15 000 gelaboristoj, tiel publike esprimante la abomenon kontraŭ ĉia milito. Precipe la socialista junularo multnombre estis reprezentata. Tio estas tre ĝojiga fakto. Kuraĝe antaŭen, junaj batalantoj, por inda celo!
Mi mem partoprenis la manifestacion en Araŭ, akompanite de socialistaj K-doj. Eksterordinara rapidvagonaro, aranĝita de la Laborista Unuiĝo Bern, alportis nin al Araŭ. La vagonaron eniris multaj K-doj, kiuj atendis ĝin en diversaj stacioj. Ĉiu vizaĝo aspektis gaja kaj sukcesatenda. Alveninte en Araŭ je la 13.15 h., ni forlasis la kupeon. Estas neeble priskribi la impreson, kiu prezentiĝis al ni. Dense homo apud homo, K-do apud K-do, ĉiu strato plena da laboristoj! Nenombreblaj standardoj vigle flirtantaj en venteto.
Ĉe la pafista monumento min atendis SAT-ano, al kiu mi estis sciiginta mian alvenon. Spite tio, ke unu ne jam konis la alian, ni tamen certe ektrovis nin. Tuj ni ekamikiĝis. Sed pro timo fari elparol-erarojn, ni konversaciis germanlingve. Ĉar tio estis mia unua renkonto kun nekonata esp-isto. Mia K-do, tre sperta en la uzo de esp-o, multe ekdeziris paroli esp.-lingve, kaj iomete komencis demandi min per esp-o. Preskaŭ senkonscie mi respondis al li per esp-o kaj — ho, miro — de tiu momento la embaraso estis foriĝinta, la konversacio senĝene elbuŝiĝis: mi troviĝis en Esperantio — neforgesebla okazintaĵo. Ankaŭ ruĝ-verdstelan standardeton oni rimarkis en la manifestacio, ĝi apartenis al la esp. rondo de la soc. junularo en Zürich. Certe ankaŭ aliaj K-doj SAT-anoj ĉeestis en Araŭ, nur domaĝe, ke ni ne renkontiĝis.
Jos. Broglin (14 103), Zollikofen ĉe Bern.
La socialismo, la komunisma mondekonomia sistemo celas la senklasigon de la socio, kies klasdivideco estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de perforto. Por renversi, nuligi la ekspluatsisteman sociordon, la proletara diktatoreco kun sia teroro unuavice klopodas konservi la revoluciajn atingojn, eviti aŭ almenaŭ mallongigi la daŭron kaj efikon de l’ civitana milito, tiel malpliigante la viktimojn. Ĉar ĝi estas aplikata kontraŭ etnombra parazitaro kaj ĝia sekvantaro. Ĝia agadsfero koncernas nur malgrandan bandon el militistoj, aristokratoj, bien- kaj fabrikposedantoj. La socia revolucio de l’ proletaro alportas definitivan solvon de l’ klasa problemo, likvidas la burĝan klason kun ĝia proprecrajta klasa privilegio je la produktiloj. Per la solidiĝo de kolektiva regado ĝi senklasigas la socion, kaj la diktatoreco, la perforta regsistemo neniiĝas pro sia superflueco.
Sed iu povas demandi: Ĉu necesas ruĝa teroro, proletara diktatoreco, por anstataŭi la blankan, la burĝan?
En la historio de la socio nenie troviĝas ekzemplo, ke iu klaso abdikis libervole la regpotencon kaj privilegiojn. Ankaŭ la burĝaro ilin ne abdikas. La burĝa leĝaro servanta al la klasinteresoj, ne estas bazita je la kondiĉoj por efektivigi socialismon. Tiom longe, kiom la burĝaro uzurpas la ekonomiajn faktorojn de socia ekzistado, la politika diktatoreco, t. e. la reganta leĝaro burĝa ne estas likvidebla. Sed ĝi per sia ekonomia kaj politika potenco ŝtata ĉiumomente povas kaj kapablas nuligi ĉiujn «atingojn» de l’ proletaro, akiritajn per la t. n. demokratiaj rimedoj. Kaj tiun ekonomian, politikan potencon la burĝaro konservas kaj defendas per nuda perforto. Tial la perforto de l’ proletara klasbatalo estas la konvena armilo kontraŭ la perforto burĝa. La elproprigo t. e. sociigo de l’ produktiloj estas efektivigebla nur per revolucia ago kaj ĝi estas perforto.
La proletara diktatoreco kun siaj teroraparatoj estas nur perioda, malpli sanga, malpli kruela. Servante al la evoluo-postuloj de la socio, aplikata nur kontraŭ la faŝisma barbareco, ĝi estas pli humana, ol la reakcia burĝa teroro.
En la historia perspektivo, la proletara diktatoreco, la ruĝa teroro aperas kiel lasta fazo de perforto, servanta la progreson de la homaro.
Neniu.
[REKLAMO p.5] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
— pàgina 6 —
18 — SENNACIULO
LA VERA VIZAĜO DE BUĤARO
Multaj verkistoj, aparte K-do D. Albanov, en «S-ulo» rakontante pri sovetiaj respublikoj de Mezazio, belsone pritraktas multvariecan, multkoloregan landon de orienta beleco — Buĥaron. Li certe skribas en romantika stilo, malkovrante por eksterlandanoj la pecetojn da historiaj memoraĵoj pri iama stato de l’ lando, iama ĝia kulturo. Sed li eksilentis pri multaj difektoj de l’ nuna Buĥaro, verdire: pri tiaj abomenaj realoj de kultureco, ĝentileco k. a. s. en tiu lando laŭ ĝia kultur-sociorda grado. Tre interesaj estas la notoj pri nuna Buĥaro de fama soveta ĵurnalisto A. Mlodik, kiu mem vidis kaj traesploris Buĥaron. Li skribas:
«Se vi ekdezirus vidi plej distingan lokon malpuregan je rilato de higieno — tio vere estas Buĥaro. Sur gravaj stratoj, ekzemple la plej centra strato de l’ urbo tie leviĝas baseno, en kiu troviĝas ŝlima, malpura akvo. La akvujo estas plene malfermita por multaj malpuraĵoj, kiel por vento, polvo k. a. Apud la baseno pendas tabuleto kun surskribo: «Estas malpermesite lavi sin kaj tolaĵon.» Sed ĉiu malatentas tiun deklaron kaj ĉiu, kiu deziras malpurigi la ujon, faras tion ĵetante restaĵojn de cigaredoj kaj alion en tiun basenon, kiu konservas la akvon por trinkaĵo.
[BILDO p.6 | 26,24,62,42] Foto: homamaso en bazaro; viroj en longaj orientaj roboj kaj turbanoj staras kaj sidas sub tegmento kaj en la suno.
La Bazaro en Buĥaro
«En multvariaj stratetoj, da kiuj multege entenas Buĥaro, putras bestaj kaj homaj restaĵoj. En centro de l’ urbo oni preparas, en grava strato, antaŭhieraŭan viandon por nacia manĝaĵo «ŝaŝlik». Centoj da infanoj infektitaj de haŭtmalsanoj sin klinas en la urbo kiel katidoj. Plej disvastigitaj malsanoj tie estas likeno kaj «parŝa», kiuj etendiĝas larĝe dank’ al tia senprizorgeco al l’ infanoj. La muŝoj en Buĥaro estas nekalkulebla nombro. Teleroj kun «ŝaŝlik» kaj «plov» (ankaŭ nacia buĥara manĝaĵo) dronas kune kun siaj elmanĝantoj en nebuloj da miriadoj da muŝoj.»
Tio pri la higien-kultura grado de Buĥaro. En rilato de produktado, la naciaj tajloroj, prilaborantaj materialon el silko, tapiŝojn, juvelojn ktp., iom post iom malaperas, kvankam la soveta registaro penas akiradi tiajn objektojn pagante altan sumon. Do la nacia produktado malkreskas kaj estonte ĝi tute malaperos. Kompreneble, anstataŭe aperas granda industrio, kiu plialtigos la nivelon de l’ lando, sed maloftajn produktojn de l’ buĥara popolo ĝi ne povos restarigi. Malnovaj buĥaraj faraĵoj kune kun sia orienta romantiko mortas forportante kun si la kulturon, la morojn kaj kutimojn de tiu iam fama kaj militema popolo. Kio rilatas la historiajn memoraĵojn en tiu lando, verdire ankaŭ nenio estas farita por konservi kaj subteni tiajn historiajn trezorojn. En Buĥaro ekzistas iu asocio nomata «Komstaris». La nomo signifas «Asocio por defendo kontraŭ disfalo de l’ memoraĵoj en la lando». Sed rimarkinde malmulte da laboro estas farita de ĝi. La fama kortego de l’ lasta emiro buĥara iom post iom disfalas. Anguloj de multaj ĉambroj estas vualitaj per araneaĵoj. Skulptitaj plafonoj, la produkto de plej eminentaj persaj pentristoj, disŝutiĝas. La estinta «haremo» (kortego por la multaj virinoj de l’ emiro) pereas, eĉ en multaj ĉambroj la plafonoj defalis. Multvaloregaj skulptaĵoj kaj bareliefoj staras antaŭ la pereo.
Kaj analogie la afero statas rilate al aliaj memoraĵoj pri la antikva Buĥaro. En kultur-sociorda rilato ankaŭ ne ĉio estas orda, precipe se oni pensas pri la demeto de l’ «paranĝi» (vualo por virinoj, per kiu oni kovras la vizaĝon). Preskaŭ ĉiutage loka gazeto informas pri mortigo al fraŭlinoj pro demeto de l’ «paranĝi». En tiu krimo partoprenas edzoj, fratoj, patroj k. a. Antaŭnelonge estis mortigata pro tiu sama «krimo» eminenta artistino de l’ buĥara teatro Haĝajeva. La patro inspiris por la krimo sian filon, kaj tiu lasta mortigis lian dormantan filinon per ponardo. Jen la plej distingaj trajtoj de l’ nuna Buĥaro. For romantikon, kaŝantan abomenajn realojn de iamaj sangaj tradicioj de barbarismo, kiuj restaĵoj estas konservitaj ĝis la nunaj tagoj!
V. Fedorovski (13 059).
[REKLAMO p.6] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — Ĵus aperis ĝia 10-a volumo. Serio Scienco: La Vojoj de formiĝo kaj disvastiĝo de la Lingvo Internacia. Studo de E. DREZEN. Esperantigis el rusa lingvo N. N. Kun kronologia tabelo pri la historio de lingvoj internaciaj kaj universalaj. 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, LEIPZIG O 27. En Sovetio: CK de SEU, Poŝtkesto 630, MOSKVO.
DISKUTEJO
Laboristaro kaj fumado
Ŝajnas al mi, ke la cito el «Vegetarische Bode» («S-ulo», n-o 255) pri fumado inter virinoj, elmontras tian sofismon, kiu neniam povas helpi alcelitan finon. Ekz., oni skribas pri laborista familio (notu tiun vorton «laborista») kiu, dum pluva dimanĉo (almenaŭ, ne ĉiam pluvas!) sidas hejme — fumante. Tiam oni inside aldonas: «Ĉie estas same», kvazaŭ nur necesas 3-homa laborista familio k pluva dimanĉo, por ke tiu familio sidu hejme — fumante. Ankaŭ post simpla statistika resumo pri fumado inter 12- k 55-jaraj virinoj, estas enŝovita: «Tiel aperas, ke 45% . . . t. e. difektis (-as) sian sanon, sian patrinecon, tiel ke sekve de tio iliaj infanoj dumvive suferos je subnorma sano, ke pli ol normo mortos dum la unuaj vivjaroj.» Laŭŝajne ĉi tiu malhonesta konkludo estas bazita nur sur deklaro de unu novjorka kuracisto, d-ro Barber k elmontro de «alia» kuracisto nenomita.
Mi tute ne povas kredi je la opinio de d-ro Barber nek je la elmontro de d-ro Anonimo, ĉar mi vivis dum sep jaroj en lando (Birmo), kie fumas ĉiuj, eĉ infanoj 3—4-jaraj k mi rimarkis, ke la tiea popolo (temas pri la antaŭ-industriiga periodo) estas sana, forta, feliĉa k gaja. Ĉu ne ankaŭ en aliaj landoj ekzistas ĝenerala kutimo rilate fumadon sen la malbonaj efikoj prikredataj de la du doktoroj? Ekz., la ruĝ-haŭtuloj estis forta popolo, antaŭ ol venis la blankuloj; en la Oriento la kutimo fumadi estas tre disvastigita. En Anglio, estas ĉefe la burĝaj virinoj, kiuj fumas, tamen iliaj infanoj estas ĝenerale pli sanaj ol tiuj de malriĉaj ne-fumantinoj.
Mi persone malŝatas fumadon, sed pro tio ne deziras forpreni de aliu la (por mi) strangan plezuron, kiun ĝi donas. Por mi la malagrablo kuŝas en la post-odoro, la disĵeto de la cindro en mian ĉambron, en la disĵeto de la bruligitaj alumetoj. Tio donas aspekton de aĉa malordo. Sed tio ne estas grava, kvankam kelkfoje oni ŝatus, ke la fumantoj estu iomete malpli egoistaj.
Mi kontraŭas fumadon inter laboristoj speciale pro alia kaŭzo, pro la ekonomia, tiu faktoro, kiu ĉiam dividas la laboristojn de l’ riĉuloj. Mi ŝatus, ke tabako estu aŭ tute senpaga, aŭ tiom kara, ke nur riĉuloj povus ĝin aĉeti. Ĉi tio, ĉar mi konstatas, ke oftege gelaboristoj (ankoraŭ ĉefe la viroj) elspezas grandan parton el siaj mizeraj salajroj por tabako, kiam ili bezonas pli da manĝaĵo, varma vestaĵo k aliaj necesaĵoj. Mi renkontis multajn junajn mizerulojn en la oficejo de la brita organizita senlaborularo k mi rimarkis, ke, maldikaj pro nesufiĉa nutrado, ili trovis rimedon por aĉeti cigaredaĉojn, kiuj laŭ ilia opinio, eĉ malakrigis la deziron manĝi.
Ni prijuĝu demandojn en «S-ulo» racie k aposteriore k ne atentu la sentimentalajn, puritanajn falsigojn de tiuj, kiuj malaprobas liberecon ĉe virinoj k laboristoj.
E. K. L.
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 19
Kiu mi estu unue: ĉu partiano? ĉu esperantisto?
Tian demandon mi starigis antaŭ mi, traleginte ardan k elokventan artikolon de K-do Lanti «Postkongresaj pripensoj» (n-o 255). Mi profunde ekmeditis pri ĉi tiu problemo. Mi ne dubas, ke K-do Lanti senhezite sin deklaros unue esperantisto (kvankam en ĉi tiu artikolo li ne kuraĝis doni ian respondon), sed mi certe ne tiom facile decidus!…
Mi meditas: Proleto konsideranta sin unue esperantisto, per tio sama neeviteble agnoskas, ke por atingo de estonta senklasa, sennacia socio al li ŝajnas plej grava laboro eduka, agado por kreo de sennaciuloj, agado por interligo de diverslandaj proletoj; unuvorte, sur la unuan lokon li starigas agadon esperantistan!…
Aliflanke, proleto agnoskanta sin unue partiano¹, per tio sama klare elmontras, ke laŭ lia konvinko, la neevitebla alveno de la estonta tuthomara, senklasa k sennacia socio estas neebla sen diversaj formoj de kruela, senindulga klasa (politika k ekonomia, enparlamenta k surstrata) batalo. Laŭ lia konvinko, nur per batalo de proletaro kontraŭ kapitalistaro, kontraŭ burĝaj registaroj, kontraŭ imperialismaj militoj, k per venko de proletaro oni povas atingi k atingos la komunisman, sennacian socion. Samtempe li certe ne malkonsideras egan gravecon en tiu klasbatalo de internacia proleta interligo k solidareco, egan signifon de sennacieca edukado de proletaro, k egan unikan valoron de internacia lingvo por efektivigo de tiu ĉi interligo k tiu ĉi edukado. Sed tamen por li L. I. ĉiam restas nur la helprimedo por sukcesigo de la ĉefcelo — venko de proletaro en klasbatalo!… Ja per sola edukado de l’ proletaro, oni ne povas detrui la imperialisman potencon, la burĝaro propravole ne fordonos ĝin!
La elekto jam fariĝas klara: sendube mi estu unue partiano!
Tamen, mi jam aŭdas, kiel K-do Lanti rekrias al mi: — Ne temas ja pri konduto de Gek-doj ekster SAT! Ekster SAT sendube ĉiuj klasbataluloj povas kaj eĉ devas esti unue partiano. Pri tio mi konsentas k jam multfoje deklaradis en miaj artikoloj. Nun temas pri nia sinteno en SAT!…
Nu bone, ni pripensu ĉi tiun aserton: Kio okazos, se mi restante ekster SAT unue partiano, en SAT estados unue esperantisto? Mi timas, ke ĉiokaze mi estos duspirita, duvizaĝa homo. Mia menso ne estos unueca k racia. Neeviteble mi fariĝos malbonega partiano, ĉar estas klare, ke bona partiano estas nur tiu, kiu ĉie k ĉiam prijuĝas ĉion de nur unu difinita, klara pozicio² — partia vidpunkto!
Ne, sufiĉas! Mi jam elektis: mi estu unue partiano ĉie k ĉiam!… Tiele mi plej bone servos al bono de la homaro, tiele mi plej bone akcelos la pli rapidan alvenon de la estonta senklasa, sennacia, tuthomara, komunisma socio!…
Tio estas nun mia forta konvinko! K-do Lanti, mi petas, respondu nun al mi!
K. Fade.
¹ Sendube, de klasbatala partio.
² Sed, certe, oni konscie elektu ĉi tiun pozicion, sed ne alprenu ĝin blinde, laŭ kredo, kiel dogmon!
Simpla rimarko. K-do Fade vokas min al diskuto. Ĉu vere necesas? En sia artikolo li ja demandas k respondas mem. Ŝajne li pli bone ol mi scias, kion mi opinias pri la demando!…
Cetere, en la n-o 59 de «S-ulo», t. e. antaŭ tri jaroj, mi jam starigis k respondis al sama demando, k en «La Laborista Esperantismo», pĝ. 18, dua alineo de supre, komprenema leganto povas ankaŭ trovi respondon al la demando de K-do Fade.
Mi do nur rimarkigu, ke nia diskutema K-do malbone starigas sian demandon k sekve maltrafa estas lia respondo. Ĉiu klaskonscia esperantisto ja estas konvinkita, ke esp-o estas nur ilo, sed ke tiu ilo estas necesega por la emancipado de l’ Proletaro. Aliflanke li konstatas, ke la partioj ne konsentas uzi tiun ilon; sekve li konkludas tute saĝe k logike, ke la akiro de esp-o k ĝia praktika utiligado per la SAT-aparato forigas mankon en la partia laboro.
Tiu rimarko sufiĉas miaopinie por montri la erarigan manieron, laŭ kiu K-do Fade starigis sian demandon, k kial sekve respondo ne utilus.
E. L.
La Flandra Movado
En «S-ulo» (n-oj 253/54) aperis artikolo de K-do L. Bergiers, pri kiu mi ne povas konsenti, pro ĝia nacieca tendenco k faŝista inspiro, k ĉar en ĝi troviĝas nekompreneblaj eraroj. K-do B. volas kredigi, ke en Antverpeno la lingvo ĉefe uzata estas certe la franca; tamen ankaŭ la burĝaro uzas tie la flandran. Ĉu K-do B. ne scias, ke dum la parlament-elekto de pasinta decembro (en kiu la kom. partio ankaŭ partoprenis por la bono de flandroj) la francema kandidato akiris iom pli ol 30 mil voĉojn, dum la flandrema pli ol 83 mil? Plie K-do B. duonklare diras, ke la aktivistoj estis «aĉetitaj» de la germanoj! La plej akresona argumento de la faŝista gazetaro certe ĝi estas, sed la socialista Van der Velde, kiam li estis ministro de la juĝpovo, diris en la parlamento, ke la aktivistoj estis idealistoj «aĉetitaj» k la flandroj devis helpi per publika monkolekto la familion de d-ro Borms, la ĉefo de la aktivistoj.
La socialista partio — diras K-do B. — komencas kompreni sian eraron, t. e. interesiĝon pri la flandra movado! Ĉu vere? La socialista partiestraro organizas eksterordinaran partikongreson, kun la sola punkto sur la tagordo: Pritraktado de la politika situacio. La enkonduka raporto klarigos k pritraktos plejparte la lingvan problemon en Belgujo. Por la kapitalistaro, oficisto franclingvano estas pli utila ol flandralingvano, estas vere, sed por laboristoj tio ne gravas: ĉefa afero estas, ke li laboru kiel eble plej; la ekspluatado ne estas naciema, tiam kiam la profito estas en risko. En la Limburgaj k ceteraj karbminejoj, ĉu pli flandroj aŭ fremdlandanoj laboras? Fremdlandanoj, ĉar ju malpli ili parolas des pli la kapitalista sistemo povas ekspluati ilin.
La kapitalistaro en Belgujo, — K-do B. mem diras — estas francema, la laboristaro flandrema. Kiel do la flandra movado povas malhelpi, malutili al la laboristaro? Ĉu ekonomia k lingva libereco, aŭtonomio por ĉiu popolo, por ĉiu lingva grupo, kiel en Sovetio — ne povus solvi la problemon pli bone ankaŭ en Belgujo?
(13 066)
[REKLAMO p.7] ĴUS APERIS DU NOVAJ LIBROJ ĈE SAT-KOOPERATIVO! 1. La belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g. 2. La 9-a volumo de «Biblioteko de Sennaciulo». Serio: Scienco REVOLUCIO EN LA LINGVOSCIENCO Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo de A. P. Andreev. 68 paĝoj. — Prezo: 0.60 mk. g. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
POR NIA DISTRO
Kamarado Snejko — Pardonu!!
Mi pekis gravege kontraŭ K-do Snejko k publike petas lian pardonon. Mia artikolo presita en «S-ulo» enhavis jenon: «La redaktoro (pro mondonaco, sendube) per presigo de senpaga anonco helpas la «inventiston» disvendadi sian burĝan «inventon».» Mi neniam intencis diri, ke K-do Snejko estas malhonesta, sed nur ke li estas tre naiva k sendube trompita de K-do Ploss.
La kulpo estas mia: Kredante, ke K-do Snejko estas naivulo, mi samtempe supozis, ke li komprenus subtilecon. Se tiu artikolo vere enhavis «ofendon k kalumnion», ĝi ankaŭ enhavis pardonpeton. «Pardonu K-do redaktoro! Pardonu, K-do Ploss! Mi kulpigis vin senkaŭze.» Mi eĉ estas skribinta «Ne konvenas, ke oni, havante SAT-anecon de duono da jaro, malfidu nian honorindan redaktoron». Kial la neceso rehonorigi lin? Rehonorigi signifas ke li iam estis perdinta sian honoron. Konfesu, K-do Snejko, ĉu vi ne plendis al la K. K. pri «ofendo kaj kalumnio» nur por kaŝi la fakton, ke vi estas trompita de K-do Ploss?
Nun ion private, K-do Snejko. Vi regajnis vian honoron renovigitan. Ĝi brilas samkiel glorkrono ĉirkaŭ la kapo de sanktulo. Sen mi neniu estus sciinta, ke vi iam posedis honoron. Sed mia estas tre kotigita. Mi estas malriĉa laboristo k honoro estas tre multekosta en Usono. Mi petas, ke vi presigu en la Scienc-Kultura Paĝo de «S-ulo» artikolon pri mia invento, por ke ĝi aspektu kiel novaĵo. Mia invento ne nur «resanigas malsanajn vitraĵojn, sed eĉ imunigas la sanajn». Ĝi estas… «Salo! Ordinara salo, kiun oni manĝas kun terpomoj kaj ovoj.»
Mi miras pri la silento de K-do Ploss. Ĉu li ne atentas sian honoron, aŭ ĉu li ankoraŭ ne rimarkis, ke ĝi estas for?
Sed eble li komprenis mian artikolon…
Ben Odinov (13 268).
— pàgina 8 —
20 — SENNACIULO
SENNACIULA VIRINA PAĜO
Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.
La laborkunsido de SAT-aninoj ĉeestintaj la 9-an SAT-Kongreson en Leipzig
La kunsidon partoprenis 43 K-dinoj el 9 landoj: Anglio, Alĝerio, Aŭstrio, Estonio, Francio, Germanio, Hungario, Nederlando kaj Svedio.
Kiel prezidantino por la kunveno estis elektata K-dino M. Batta (633), Vieno, protokolis K-dino v. Trostenburg (12 720), Amsterdam.
La tagordo estis jena: 1. Raporto pri la vivo de div. landaj SAT-aninoj. 2. SAT-Virina Sekcio. 3. Virina paĝo en «S-ulo». 4. Estontaj taskoj. 5. Elekto de sekciestraro.
K-dino Siedentopf (5623), Leipzig, parolas pri la laboroj de 15—29 esp-istinoj en la kongresurbo. Ili plejparte estas organizitaj virinoj.
K-dino Frölich (9839), Warnsdorf, parolas pri la mizera vivo de virinoj en la «libera» Ĉeĥoslovakio. Ofte la salajroj de virinoj ne estas pli ol 50 kronoj ĉeĥaj (ĉ. 1½ dol.). Okaze de senlaboreco nur ¼-jara subteno estas por sindikate organizitaj laboristoj, por neorganizitaj nenia subteno ekzistas.
K-dino Sampson (4651), Torquay-Devon (Anglio): La virina movado tie ankoraŭ estas tre malforta. La kooperativa movado estas tre vigla, same la kultura.
K-dino I. Pusch (13 585), Görlitz (Germ.): Ĝenerale la salajro de l’ laboristino en Germanio estas 15—20 mk. g. semajne. Multaj virinoj ne estas sindikate organizitaj.
Ĉar la germana registaro ne permesis al la sovetiaj virinoj la envojaĝon en Germanio K-do Drezen (1518), Moskvo, parolis je la nomo de sovetiaj SAT-aninoj. Li koncize skizis la liberan vivon de Sovetianinoj, speciale la leĝojn, kiuj defendas la interesojn de virinoj. En Sovetio la virinoj estas samrajtaj kun la viroj, same inter la salajroj ne estas diferencoj. La patriniĝanta virino ĝuas specialajn favorojn en la lando de laboristoj.
Serioze estis priparolita la afero de Virina Sekcio en SAT. K-dino Mikstätter (2019), Hallein (Aŭstrio), kun bedaŭro konstatas, ke la SAT-aninoj ne estas sufiĉe aktivaj en la SAT-movado. Multaj SAT-aninoj nur ekzistas sur papero, sed ne laboras fakte. Ŝi proponas, ke en la lokaj SAT-rondoj oni klopodu aktivigi ankaŭ la SAT-aninojn.
K-dino Dresen (4227), Tallinn (Estonio), diras, ke la K-dinoj mem kulpas, ĉar ili ne partoprenas la laborojn. Ni klopodu dum la sekvontaj SAT-Kongresoj pli bone organizi niajn laborojn.
K-dino Sampson demandas pri tio, ĉu ne eblus ankaŭ por virinoj aranĝi kursojn por eduki inter ili oratorojn.
Por fari pli interesa la «Virinan Paĝon» en «S-ulo», K-dino Batta petas la K-dinojn alsendi bonajn mallongajn artikolojn. Same la K-dinoj klopodu traduki nacilingven la privirinajn artikolojn aperantajn en la esp. presorganoj. Ni klopodu, ke la div. landaj virinaj presorganoj enhavu artikolojn el esp-o tradukitajn.
K-dino v. Trostenburg demandas pri tio, ĉu ne eblas, ke sciencaj artikoloj, pri seksaj demandoj, infanedukado ktp. ankaŭ aperu en la «Virina Paĝo».
Post serioza pritrakto de l’ estontaj taskoj la kunsido elektis la Sekciestraron, kiu konsistas el jenaj K-dinoj: Sampson (4651), Anglio, Mikstätter (2019), Aŭstrio, M. Batta (633), Germanio, Fedotov (4797), Samara (Sovetio), E. Adamson (9966), Göteborg, Svedio. La redaktoro de «Virina Paĝo» estas K-dino E. Adamson. Estas petataj ĉiuj K-dinoj sendi raportojn al ŝi pri la vivo de lab-inoj en la tuta mondo.
La kunsido finiĝis per la kanto de La Internacio.
Pri virin-patrina vivo
Al klerigo de gejunularo precipe en seksa rilato oni devas doni pli da atento ol ĝis nun. Mi mem devas konfesi, ke mi ĝis mia 19-a vivjaro timis ĉiun viron, ĉar mi supozis fariĝi patrino per unu kiso de li. Dum la jaroj kreskis en mi pli kaj pli la neklara sopiro pro unu al mi kara homa estaĵo. Ne sciis mi, ĉu ĝi estas la infano, kiun mi pensis ligata al viro; aŭ la viro mem.
Mankis al mi kamarado, amiko aŭ amato!? Ĝis nun ni virinoj staras antaŭ la fakto atendi la «pli fortan sekson» kaj ĝian elektemon. Tiam eble «ĝi» deziras baldaŭan edziĝon. Ke en Germanio eklezia beno malnecesas, estas granda avantaĝo. Ni esperas konkiri la rajton de kunvivado sen la ŝtata permeso; sed ankaŭ sen la malbonkomprenema okulumado de la genajbaroj. Ja ne nur la lastaj, — niaj plej proksimaj spiritparencoj, ripete konstatite, malfavoras kaj nomas nemorala kunvivadon de viro kaj virino. Bedaŭrinde ilin regas ĉiam ankoraŭ la porkapitalista pensdirekto.
Mi ne lasis beni mian edzecon de pastro, kaj en sama spirito estas edukota mia infano. Mi rigardas la eklezion jene: La pastraro estas tiaj laboristoj, kiaj estas ni. Ili perlaboras sian panon preĝante. Formi belajn malsaĝigajn frazojn estas ilia profesio.
Ke miloj da pliaj feliĉaj geedzoj estus, se ne regus tia loĝejmizero, ni ĉiuj komprenas. — Sed en la infandemando ĉiuj liberec-aspirantoj almenaŭ devas scipovi unuiĝi sur unu bazo. Antaŭ ĉio naski ne pli da infanoj ol kiom ili povas eduki laŭ sia mondkoncepto, ankaŭ tie kaj tiel helpante la homaron liberiĝi. Eviti la «karan dion» en ĉiu formo estas ĉefpostulo. «Li» estas plej potenca servisto al Kapitalismo.
Nur per propraj infanoj, kiujn oni observas atente de la unuaj tagoj, ni ektrovas la plej bonajn rimedojn por eduka maniero. Infanoj signifas perdon de realigo de kelkaj propraj deziroj, sed tamen se oni konscias, pro kio — estas facile al ni rezigni.
La infanoj — — — kaj patriniĝi!! Kia ĝojatenda kaj samtempe feliĉiga sento, se virino eksentas la unuan movon de estiĝinta vivaĵo homiĝanta! Ĝin nur virino povas kompreni, sed ankaŭ ŝi ne povas formi tion en vortoj, des pli ne, ju pli da ĝojo kaŭzis la ekesto. Ĉiuj malagrabloj de gravedo volonte, senriproĉe estas tiam tolerataj. Daŭra korpa malbonfarto, vomo kaj manĝ-apetito, vomado — kaj ree vomado. Doloroj ĉi tie kaj tie, senforma ventra ŝvelaĵo, peza iro ktp. La penso: mi portas novan homon, mallaŭtigas ĉiun plendon.
Epizodo ankaŭ estis: elekti nomojn. Kiu sekso, al ni estis tute egale. Nia unusola deziro estis havi sanan infanon. Ni ambaŭ estas esp-istoj, kaj konsekvence ĝi ankaŭ devos esti tia. Tial ni elektis por knabo la nomon «Esperido», por knabino «Pia-Floro».
Dum la sepa monato (28. 7. 1928) de mia gravedeco min atakis subite fortega sang-elfluo, kiu ripetiĝis 20-foje, pli forte la sekvantan tagon, kaj endanĝerigis mian kaj ĉefe la vivon de l’ infano. La doktoroj en virin-malsanulejo atendis subitan tro fruan naskon… Kion mi nun suferis pro timo perdi la sopiritan infanon! Senmove mi devis kuŝi preskaŭ monaton, kaj la infano, la «friponeto», estis savata kaj atendis ĉe mi pornaskplenkreskon.
- sept. 1928 denove ribelo; tri horojn daŭris la turniĝado por plej bona eliro al la mondo. Kutimo estis jam paroli al interno, kaj tial mi alparolis ĝin: «Atendu nur, vi estos baldaŭ liberigita.» Dum la daŭro de la gravedeco mi ne interrompis mian kutiman laboron kaj ankaŭ mi partoprenis ĉiujn ekskursojn de mia edzo ĝis la lastaj tagoj kaj ĝuis ilin. Ĉio tio al mi faciligis la tagon de mia duobliĝo, mia unua vera festtago. La barakto sur akuŝo-lito daŭris nur 2 horojn. La 12. sept. je 24-a horo precize mia infano ricevis la unuajn batojn sur la sidvangojn, por ke ĝi kriu.
Miajn internajn esperojn naski filon distranĉis la voko: «Gracieta knabino kun kavetoj en vangoj»… Post 20 minutoj mi unuafoje vidis mian filinon, jam banitan kaj vestitan por rigardi ŝin. Kaj tuj poste oni deprenis de mi ĉion, kion la naturo preparis por nutrado kaj ŝirmo de la infano.
Post 12 horoj mia infano devis labori, unuafoje, sed ĝi ne volis. Verŝajne ĝi estis tro maldiligenta: Kiu scias? Same okazis post 15, 18, 21 horoj. Sed tiam konstatis doktoro, kiu observis nin, malmoliĝintan lakton en mamoj, kies depreno kaŭzis pli da doloroj ol la tuta gravedo. Laŭ fiksita ordo ni patrinoj (12) en ĉambrego ricevis niajn infanojn por
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 21
nutri ilin. Kiom da artifikoj estis provataj por reteni la etulon sekundojn pli longe ol permesata; neniam antaŭe mi kredis, ke tiom diferencas unu etulo de la alia. Ĉiu patrino trovis ĉe sia tiun ĉi aŭ tiun belaĵon, kiun alia ne povis konstati.
La 13-an matene jam la patro alvenis por rigardi junan esp-istinon, kaj li estis la ridanta tria. — Se nun la zorgoj pligrandiĝis, ni tamen ne devas malakcepti la edzon kiel sekskamaradon; li estas ja amato, amiko kaj kamarado kaj ne estas ligita kiel liaj antaŭuloj je breda tempo.
* * *
La tempo rapidegas kaj Pia-Floro nun havas 9 monatojn. Ŝi komprenas esperantajn frazojn, ekz. «Venu! Iru al la patro! Vi devas nun fari en noktpoton! Faru, faru, — kaku, kaku! Je demando: Kie estas la patro? ŝi serĉas lin. Tial nun estas tempo eduki la friponeton por la mondo. Helpu, Gek-doj, helpu!
Gepatroj sennaciecaj, ni volas proksimiĝi per niaj propraj observoj kaj spertoj. Ni volas esti pioniroj, ĉe ni; ni devas komenci por la junularo, ni devas helpi glatigi la malebenan vojon. Por la plej malgrandaj la plej bono el tutmondo, por ke la infanjaroj estu plenigataj per vortoj kaj spegulbildoj de sennacieca mondo. Ne lasu min voki sen eĥo…
Gertrud Klaps (11 676), Dancigo.
Esperanto-Servo
[BILDO p.9 | 5,9,88,14] Ornama kaplinio «Esperanto-Servo»: maldekstre kaj dekstre desegnitaj figuroj kun libroj kaj paperfaskoj, kiuj legas kaj skribas.
N-o 2 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.) — 10. Oktobro 1929
EL ESPERANTIO
Konsiloj por gazetservantoj
La priservado de gazetoj ne okazu hazarde, neregule; nia laboro estu plenumata plej laŭplane, bonorganizite. En ĉiu loko aŭ regiono, kie aperas laboristaj gazetoj, ekzistu almenaŭ unu oficiala gazetservanto, kiu estas respondeca pri liverado de nacilingve tradukitaj raportoj al certaj gazetoj de koncerna loko aŭ regiono.
Gek-doj el la loko k regiono subtenu la gazetservanton per tradukado de raportoj (interkonsente kun la gazetservanto, por eviti duoblan traduklaboron) k verkante raportojn por la paĝo de «Esperanto-Servo» en «S-ulo». Sed nepre nur unu K-d(in)o havu la respondecan gvidadon de la peresp-a gazetserva laboro en loko aŭ limigita regiono.
Prefere ĉiu gazetservanto havu notlibron, en kiu li aranĝu jenajn rubrikojn:
| Dato de la forsendo | n-o k titolo de la raporto | titolo de la gazeto ricevinta la raport. | la raporto aperis kiam? |
|---|---|---|---|
La kvar rubrikoj laŭ nia sperto tute sufiĉas. Kiam vi tradukis k forsendis raportojn, vi simple nur notas, kiam, kiujn (laŭ n-oj) k al kiuj gazetoj vi sendis ilin. Post apero de la tradukita raporto en gazeto, vi plenumas la kvaran rubrikon. Tiu statistikado tre valoras por via propra kontrolo k multe faciligas la kvaronjaran raportadon al la Centrejo de Esperanto-Servo (pri tio ni nur komence de decembro presigos detalojn).
La statistikadon vi ankoraŭ povas faciligi. Certe ĉiu K-d(in)o, precipe kiu priservas kelkajn gazetojn, aranĝas kartotekon kun kompletaj adresoj de la gazetoj, tendenco ktp. Ĉiu gazeto (do ĉiu kartotekkarto) ricevu numeron. Se tiel vi aranĝas vian laboron, ne necesas skribi en la libro ĉiam la plenan titolon de la gazeto, sed sufiĉas simple la numero de la gazeto (de la koncerna kartotekkarto).
Kiam vi sendas unuan fojon raporton al la Centrejo de Esperanto-Servo, nepre sciigu vian plenan adreson k SAT-matrikulon, ĉar ni skribos novan kartotekon nur pri tiuj Gek-doj, kiuj aktive kunlaboras ĉe la Esperanto-Servo. Poste vi nur bezonos citi ian pseŭdonimon, kiun vi nature antaŭe devas sciigi al ni.
Centrejo de Esperanto-Servo.
EL USONO
La Gastonia-striko
(Esperanto-Servo.) Okaze la proceson kontraŭ strikantaj tekslaboristoj en Gastonia, dungitaj agentoj atakis la domon de la Nacia Unio de l’ teks-laboristoj k la oficejon de l’ Internacia Laborista Defendo (IRH). La proksimume 3—400-opa popolaĉo detruis la oficejojn k disrompis la meblaron. Laboristoj, provintaj kontraŭagi ilin, ĝis sango estis batitaj. Ankaŭ la ankoraŭ ekzistanta strik-tendaro estis detruita.
La dungita agentaro tutan nokton agadis k eĉ la 23 malliberigitajn Gek-dojn ili volis forrabi k murdi. Saman nokton «malaperis» 4 tekslaboristoj…
Estas interese, ke la policistaro, tre aktiva kontraŭ la laboristoj, dum la tuta nokto ne estis videbla…
Inter la laboristaro granda estiĝis la ĉagreno, pro la nova provoko flanke de kapitalistaj bandaĉoj. Por kontraŭstari estonte similajn atakojn, estas ekorganizitaj defendtaĉmentoj.
Sennomulo.
Vakspupo kiel konscienc-vekilo en la Gastonia-proceso
(Esperanto-Servo.) Por efektivigi la novan «Sakko-Vanceti»-torturadon, la «demokrata» juĝistaro de Usono, dum la proceso en Charlotte kontraŭ la 23 strikintaj tekslaboristoj uzis vakspupon, por tiel konfesigi la «krimulojn». El vakso estas preparita — en vivgrandeco — la figuro de la mortinta policestro Aderholt. La figuro havas policoficiran uniformon k tre similas al la mortinto. El tiu ĉi juĝmetodo ni vidas la senbridan agadon de «sendependa» juĝistaro, kiu ĉiumaniere penas plenumi la volon de la teks-kapitalistoj, por krei «modelan» juĝon.
Unu juranto de la juĝistaro, vidinte la figuron, freneziĝis. Sekve la nova procesmetodo malĝuste trafis…
Sennomulo.
EL FINNLANDO
La militarismo triumfas en Finnlando
(Esperanto-Servo.) La burĝaro intencas akceptigi en la parlamento novan leĝon; nomata: «militstata leĝo». Laŭ la proponita leĝo la registaro rajtas aresti k teni en arestejoj dum tuta milittempo eĉ ĉiujn suspektatajn personojn; nuligi ĉiujn organizojn, kiuj laŭ imago de la registaro intencas malhelpi imperialistan militon. Per akcepto de ĉi tiu leĝo oni ankaŭ malpermesus ĉiujn strikojn k donus al la kapitalistoj ĉiujn rajtojn por pli-longigo de la labortago.
Oni povas tre bone kompreni, kontraŭ kiu estas direktita la leĝ-propono. Kiujn aliulojn kapitalista registaro suspektigus, ol siajn klas-kontraŭulojn? Kiuj aliaj organizoj povus esti malhelpantaj imperialistan militon, ol laboristaj klasbatal-organizoj? La finnlanda laboristaro streĉos sian tutan forton, por sin defendi kontraŭ ĉi nova bato de la ekspluatistaro. La milit-aventuremuloj restu inter si…
F. G. L., Tampere.
Oni ne permesas rompi la pordojn!
(Esperanto-Servo.) Kiel jam la gazetoj informis, okazis ĉe Tampere la 7-an de septembro terurega pereo de ŝipo, en kiu dronis 138 personoj.
Kiam la subakvistoj penis enpenetri en la salonojn de la droniĝinta ŝipo, por elporti la kadavrojn, malpermesis la posedantoj de la ŝipo, rompi la pordojn k intermurojn de la salonoj! Tio estas por la posedantoj pli grava — ŝpari per tio ioman monon — ol kruela malespero k mizero de miloj da homoj, kiuj tago post tagon ĉe la bordo atendadis kadavrojn de siaj familianoj. Nur post ordono de la guberniestro rajtis la subakvistoj penetri en la ŝipon.
La pereiĝinta ŝipo «Kuru» estis konstruita unuetaĝa, sed la posedantoj, por pliigi la profiton, antaŭ du jaroj altigis la ŝipon (inter- k supra ferdekoj). Post tio la ŝipo jam ne estis tiel firma ol antaŭe. Jen unu kaŭzo de la katastrofo.
F. G. L., Tampere.
EL ARGENTINO
Kiuj estas la trompitoj?
(Esperanto-Servo.) Samkiel en aliaj landoj, ankaŭ en Argentino, en la ĉefurbo Buenos Aires, okazas ĉevalkuradoj, dum kiuj la homoj vetas por kontentigi sian gajnemon. Laŭ statistiko oni vetis dum la nuna jaro jene:
| monato | bileto por 1-a triumfanto | bileto por 2-a triumfant. |
|---|---|---|
| januaro | 3 736 290 | 976 583 |
| februaro | 4 174 754 | 1 294 761 |
| marto | 6 587 527 | 1 998 168 |
| aprilo | 3 799 973 | 1 135 109 |
| majo | 5 978 797 | 1 968 614 |
| junio | 5 341 283 | 1 671 077 |
| julio | 3 896 496 | 1 171 144 |
| aŭgusto | 3 913 664 | 1 361 174 |
Entute estas biletoj venditaj 48 995 414, kiuj kostas 97 990 828 pesojn (1 peso argentina egalas 0.44 dolaro usona).
La klubo «Jokej Club» prenis de tiu ĉi sumo 9 700 082,80 pesojn. Ĉi tiu forprenita sumo do jam estas perdita por la vetantoj.
Aldonante ankoraŭ la monon, elspezita de la ludantoj (vetantoj) por eniri en la ĉevalkurejon — kiu sumis proksimume 2 940 000 pesojn —, oni konstatas, ke la ludantoj perdis entute dum tiu ĉi jaro pli ol 12 949 000 [?] pesojn.
José Lopez, Buenos Aires.
2-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- La Gastonia-striko. Sennomulo (Usono).
- Vakspupo kiel konscienc-vekilo en la Gastonia-proceso. Sennomulo (Usono).
- La militarismo triumfas en Finnlando. F. G. L., Tampere (Finnlando).
- Oni ne permesas rompi la pordojn! F. G. L., Tampere (Finnlando).
- Kiuj estas la trompitoj? José Lopez, Buenos Aires (Argentino).
— pàgina 10 —
22 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
INTER NI
— Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon.
— Vi certe pravas. Sed pri kio temas?
— Temas pri la aldono al la Statuto, kiu estis akceptita ĉe la lasta balotado¹ per 1570 voĉoj kontraŭ 192. Mi dubas, ĉu la voĉdonintoj serioze k atente legis k cerbumis la tekston. En ĝi oni ja parolas pri «dogmoj», kiujn instruas partioj. Tio estas ofenda. Ĉu vi opinias, ke mi estas dogmulo? En mia Partio oni ja ne instruas dogmojn. Mi do ripetas: estas dube, ĉu la K-doj, kiuj akceptis tiun aldonon, profunde ekzamenis ties signifon.
— Sed ĉu vi mem atente legis la tekston de tiu aldono? Ŝajnas, ke ne. Vi parolas pri «dogmoj», dum tiu vorto absolute forestas en la menciita teksto.
— ??!!
— Vi miras! Nu, bonvolu mem kontroli. Jen la koncerna parto: «… per komparo de faktoj k ideoj, per libera diskutado ĝi (SAT) celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.»
Ĉu do vi tiom supraĵe konas nian lingvon, ke vi ne scipovas fari diferencon inter dogmo k dogmiĝo? Estas ja granda diferenco!
Ni supozu, ke via Partio sukcesis meti en sian programon la tutan puran veron; nu, ĉu tio signifus, ke partianoj ne povos fari el tiu vero dogmon? Jen la demando. Mi opinias k scias laŭsperte, ke jes; vero ja povas fariĝi dogmo ĉe multaj spiritoj, se ili ne havas okazojn kvazaŭ repensadi la temon k retrovi mem la argumentojn, kiuj pruvas ties verecon. Se partianoj ne tenas konstante vigla sian spiriton, se nur parkere ili lernas la instruojn k ne penas kompreni ilian ĝustan sencon, tiam fakte tiuj instruoj dogmiĝas en la cerbo de la instruitoj.
Tion volas diri la de vi riproĉata frazo. Nenion pli.
Ni ĉiuj konsentas, ke SAT ne devas fari politikan agitadon, ke ĝi povas nur esti kleriga, kultura. Necesas do esti konsekvenca k kompreni, ke oni vere kleriĝas k kulturiĝas ĉefe per komparado de ideoj k libera diskutado pri ili.
Necesas insisti, por ke estu tute klara la afero.
Estas lernantoj, kiuj scipovas solvi geometriajn problemojn nur per tio, ke ili bone parkeris teoremojn. Sed ili ne scipovas klarigi, pruvi ties ĝustecon. Sekve por ili tiuj teoremoj estas kvazaŭ dogmoj. Sed estas aliaj lernantoj, kiuj scipovas bone demonstri la verecon de teoremoj, bone aplikas ilin k scipovas tiri el ili ĉiujn konsekvencojn. Laŭ mi, estas granda diferenco inter la du specoj de lernantoj: la unuaj estas dogmemuloj, la duaj estas memstare pensantaj homoj.
Estas dezirinde, ke la SAT-anoj estu el la dua speco de homoj: nur tiel ili fariĝos plej taŭgaj partianoj, sindikatanoj ktp., unuvorte plej bonaj klasbatalantoj.
Difinante al si kiel unu el siaj taskoj malebligi dogmiĝon de partiaj instruoj SAT bone helpas al la Partioj k trafe metas esp-on je la servo de l’ tutmonda Proletaro.
E. L.
¹ Vidu «S-ulo»n, n-on 252, pĝ. 448.
La X-a SAT-Kongreso okazos en Londono!
Konforme al oficiala invito de la Londonaj SAT-anoj, ni komisiis tiujn K-dojn, ke ili organizu la X-an Kongreson en sia urbo. Nia decido koincidas kun la deziresprimo de la IX-a. Aliparte, laŭ la nuntempe okazantaj traktadoj inter la Britia Registaro k tiu de USSR, estas antaŭvideble, ke la diplomatiaj rilatoj estos post relative mallonga tempo restarigitaj inter la du ŝtatoj, kio ebligos al niaj Sovetiaj K-doj partopreni la Kongreson. En tiaj kondiĉoj nia decido certe trovos la aprobon de l’ grandega plimulto el la SAT-anoj.
Jam nun preparu vin por ĉeesti la X-an jubilean Kongreson de SAT!
Direkcio de SAT.
PRI LA PROKSIMA JARLIBRO
Per n-o 230 ni jam komunikis, ke la Jarlibro aperos fine de 1929, kun la titolo 1929/30. Al la presejo ni ĵus liveris parton de la manuskripto, kaj preta estos baldaŭ la cetero. Do, se nenio neatendita kontraŭos ĝis tiam, la Jarlibro estos dissendata fine de decembro.
Sennaciulo publikigis plurajn protestojn kontraŭ la decido de la Göteborga Kongreso, laŭ kiu devis presiĝi en la Jarlibro nur la adresoj de la perantoj kaj vicperantoj. La Leipziga nuligis tiun decidon, kaj sekve la adresoj de ĉiuj aktivaj SAT-anoj estos presitaj.
Krom la Adresaro ĝi entenas, kiel kutime, diversajn oficialajn informojn (statuto, konsilantoj, oficuloj, sekcioj ktp. . .) kaj utilajn sciigojn pri la landaj esperanto-organizoj laboristaj, ankaŭ pri la proletorganizoj, kiuj uzas esperanton en sia internacia korespondado.
Ni projektis enciklopedian parton pli gravan ol ĝis nun, kaj por tio ni esperis multon da bonvolaj kunhelpantoj; sed vanaj restis niaj alvokoj. Certe kelkaj K-doj sin proponis pretaj al iu ajn helpo, sed neniu proponis fari plene difinitan taskon. Ni tamen esceptu K-don de Bruin (Enschede): kiel ĉiujare li zorgis pri la LEA kaj pri la proletorganizoj; sed, samkiel ni, li plendas pro manko da helpo.
Sed eble nia Administranto ĝojos pro tio; li ja delonge timegas pro la eventuala abundo da materialo por la Jarlibro. «Atentu!, li krias al la Direkcio, multege kostos ĝi! Certe ĝia kosto superos la kotizon! Vi estu ŝparemaj!» Kion fari je tia averto? — nur obei!
La Direkcio.
Mi ja estas aktiva SAT-ano!
Dum la lajpciga kongreso, Vi plendis pro malprogreso, Ke inter ni ne troviĝas konsciaj la anoj, Ke ili ne estas dece aktivaj SAT-anoj.
L’ aferon mi ne konsentas. Diri veron, ĝi min tentas. Kamaradoj! Ĝi ja estas senbaza akuzo, Jen, kiel devojn mi faras en praktika uzo!
Repagado de l’ kotizo? Huh! Ĝi estas mem la ftizo. Mi ne volas infektiĝi je tiu malsano, Kamaradoj! Mi ja estas aktiva SAT-ano!
SENNACIULON aboni? Kial pri ĝi min admoni? Ĉiujare foje havas gazeton en mano, Kamaradoj! Mi ja estas aktiva SAT-ano!
Aĉeti SAT-eldonaĵojn? Mi ne faras malsaĝaĵojn. — Pri libroj sin okupas nur la ĉarlatano, Kamaradoj! Mi ja estas aktiva SAT-ano!
Balotilon se ricevas, Pri ĝi pensi mi ne devas. Pensu pri ĝi kiu sendis kaj la verda rano, Kamaradoj! Mi ja estas aktiva SAT-ano!
Ĝenerale korespondi, Skribi, verki kaj respondi? Pensoj ĉe mi ne elfluas kvazaŭ el krano, Kamaradoj! Mi ja estas aktiva SAT-ano!
Do mi kontraŭ-protestas, Ke mi aktiva ne estas. Mi aktivas tre fervore en plena senfaro, Ĝin ja povas konstati la tuta SAT-anaro!
NENIU.
EL NIAJ LETEROJ
K-do J. Brukson (1896), Leningrad, skribas al ni jenon:
«Permesu esprimi mian mallaŭdon rilate la artikolon: La 21-a Univ. Kongr. k 5-a Somera Universitato en Budapeŝto, «S-ulo» n-o 258, pĝ. 523. Ke burĝoj estas burĝoj, ni bone scias. Sed jen K-do Lenin instruis nin atente observi la pozitivan laboron de la burĝoj por senkompare perfektigi ĝin. La artikolo mencias la negativan flankon nur de la 5-a Som. Univ. Ĉu ĝi nenion pozitivan havis? — Mi dezirus tralegi je la paĝoj de ‘S-ulo’ artikolon pritraktantan kompare nian 1-an Som. Univers. k la 5 burĝajn, por
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 23
scii kiele streĉi la fortojn por la nova urĝe necesa por la proletaro laboro.»
K-do V. Maĥover (10 405), Ĥarkov, skribas: «Ne ĉiam SAT-anaro povas aŭskulti la div. per esp-o faratajn radioparoladojn mondskale, el kiuj verŝajne troviĝas interesegaj por ĉiuj. Do mia-opinie estas necesege, ke ĉiu esp-lingve disaŭdiganta K-do sendu ĉiufoje kopion de sia parolado, estinta k estonta, al red. de «S-ulo» k tiel helpu al SAT kompiladon k eldonadon de l’ suprecititaj paroladoj k faciligu legadon de ĉi lastaj al la tuta SAT-anaro.»
Ni supozas, ke la K-do per sia propono ne celas trudi al SAT la taskon eldonadi presite la kompletajn paroladojn faratajn de div. radiostacioj en la mondo per esp-o! Ni pensas prefere, ke la K-do celas nur atingi, ke la titoloj de la div. paroladoj estu konigataj al ĉiuj SAT-anoj (per «S-ulo»). Tio ja vere povus esti interesa por ĉiuj, ĉar ĝi permesas observi ankaŭ al ne-radiistoj, kion oni prezentas mondskale per nia lingvo al la aŭskultantoj. Nur en tiu formo la supra propono ŝajnas al ni konsiderinda . . .
Red.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
FRANCIO. Lyon. La LEA-grupo aranĝis en sept. ampleksan varbsemajnon, pri kiu notis en sufiĉe atentiga maniero la div. lokaj lab. gazetoj. — Nancy. Grandan sukceson havis manifestacio organizita de la loka Grupo je honoro de 80 sarlandaj k germ. K-doj (naturamikoj k esp-istoj) venintaj al «renkontiĝo». Ĝi okazis en la Popoldomo (21. 9.). Antaŭvidita estis la alveno de 32 esp-istoj alilandaj k 10 naturamikoj neesp-istaj. Venis ĉ. 80, inter ili la duono estis esp-istoj, la aliaj nur naturamikoj. Dank’ al farita propagando la Popoldomo estis plenplena. Ĉiuj estis en kostumo de sia organizo: socialista, komunista, naturamika, k tio donis strangan aspekton en la salonego. Krom la programo, la naturamikoj spontane kantis k dancis sur la scenejo k havis grandegan sukceson. Salutis diverstendencaj oratoroj, kies vortoj tuj tradukiĝis francen. Plej grandan embarason kaŭzis la grandnombro da gastoj pro la loĝigo. Tamen esp-istoj k neesp-istoj dormigis ĉiujn en siaj hejmoj. Estis vera frateco. En la kunsido oni priparolis fondon de sarlanda-franca asocio, sed tiu prop. estis malakceptata pro ekzisto de FEO k GLEA. Oni akceptis ĉiujare okazigi similan renkontiĝon. Pri esp. propagando oni konstatis, ke precipe la peresp-a laboro aspektas serioza, dum en la poresp-a agado ni aspektas iom kiel fanfaronuloj. Estis fondata Naturamika sekcio en Nancy, al kiu aliĝis ĉiuj anoj de la esp. grupo. Tiu sekcio estiĝinta nur per la helpo de l’ esp-istoj, uzos ankaŭ estonte la peresp-ajn servojn. Granda prop. efiko de l’ manifestacio montriĝis en multnombraj aliĝoj al la novaj kursoj. La Pariza soc. gazeto raportis detale pri la okazo. (H. D.) — GERMANIO. Ammendorf. La ĉiumonata organo de la Naturamikoj, distr. Turingio, je propra iniciativo disponigas al ni iom da spaco por peresp-aj informoj. Se niaj naturamikaj K-doj ĉiulandaj provizos al la red. sufiĉe da taŭga materialo, certe imitos la ekzemplon ankaŭ aliaj distriktoj. (2002.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Dum la Haga Riparkonferenco la Nederlanda Poŝta Administracio, prizorgante la poŝtajn aferojn por delegitoj k ĵurnalistoj, instalis ankaŭ specialan esp. servon en la provizora konferenca oficejo, deĵorigante esp. oficiston. Sur la oficeja muro estis afiŝo atentiganta pri uzo de esp-o. Ĉiu poŝtoficisto en Nederlando havas la rajton pendigi afiŝon pri esp-o en sia laborejo.
* * *
En Italio la movado vigliĝis en Udine, kie okazis la nacia esp. kongreso. En Torino okazas ĉiusemajne radio-disaŭdigo en esp-o. Laŭ la UEA-Jarlibro en ĉi lasta urbo ankaŭ troviĝas esp. fervojista grupo, kies membroj sendube apartenas al la faŝista sindikato.
DIVERSAĴOJ
Mondo
la konata literatura organo franclingva (ankaŭ hispan- k danlingva) direktata de H. Barbüs, aperigas depost kelkaj semajnoj regule duonpaĝon en esp-o. Estas dezirinde, ke pro tiu grava atingo niaj K-doj esprimu al la Redakcio (50, rue Etienne-Marcel, Paris 2-e) siajn gratulojn k samtempe profitu la okazon por instigi ĝin estonte aperigi tutan paĝon en esp-o.
«Labesko»-laboro
Individuo el Stuttgart (Germ.), kiu kelkajn monatojn travagis Sovetion, aperigis kalumnian serion da artikoloj kun la celo insulti Sovetion. Post liaj unuaj raportoj nia «Labesko»-rondo tuj interrilatis kun sovetiaj K-doj, petante klarigojn. La esp. servo funkciis. Tre detalajn leterojn ni povis disponigi al la redakcio de la kom. gazeto, kiu tre danke akceptis la materialon. Estis granda propagando, ke ni per esp-o, kun helpo de niaj rusaj gefratoj, sukcesis malkaŝi la veron pri Sovetio.
Walter Neumann (10 082).
Korekto. La aŭtoro de la Deklaro legita dum la Kongreso (vidu en n-o 256, pĝ. 488, 2-a kol., lin. 44 de supre), K-do Fade, rimarkigas al ni pri sencmalklariga preseraro en tiu alineo. Fakte ni notis ĝuste en nia manuskripto jenan frazon: «Li diras, ke naciliberigaj movadoj en kolonioj ne estas ‘reakcia’, sed progresiga fenomeno . . .» La en n-o 256 mankintaj vortoj (substrekitaj) estas erare ellasitaj de la kompostisto.
Deklaro pri «Deklaro»
Okaze de Deklaro en «S-ulo» n-o 257, la subskribintoj komunikas, ke la 31-an de majo ni subskribis ateston pri la afero Soares. Pro okazoj, poste aranĝitaj de Soares, ni per tio ĉi klarigas, ke tia subsigno estas senvalora. Kiam ni subsignis ateston, ni pensis k esperis, ke la afero estu finita.
Kio estas skribita en la Deklaro, ni tute ne substrekas.
Göteborg, 16-an de sept. 1929.
Axel Nilsson (9965), komunisto, Ture Viren (12 927), kom., Elma Adamson (9966), kom., Anders Petterson (4694), kom., Eric Sonander (14 544), kom.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
La Flamme, St. Etienne, 24. 8., Plifirm. de l’ faŝ. reĝ. en Polio (246); Le Travail, Oudjda, 14. 9., El Usono (246); L’Effort, Lyon, 15. 9., Labortribunaloj en Germ.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
De Tribune, Amsterd., 23. 8.; La Volonté de Paix, Levallois-Perret, jul.; Le Populaire, Paris, 1. 8., 28. 8., 18. 9., 26. 9.; La Loire, St. Etienne, 4. 8.; L’Emancipateur, Bourges, 28. 7.; 4. 8.; 15. 9.; La Lorraine, Nancy, 24. 8., 7. 9., 14. 9.; Le Réveil Ouvrier, Nancy, 7. 9.; Dneprovski Bodink [?], Kiev, aŭg.; Kieva Proleto, 20. 7.; L’Effort, Lyon, 15. 9.; Signalen, Stokh., 19. 9.; Sunday Worker, London, 22. 9.; Münchener Post, 23. 9.; Volksztg., Innsbruck, 3. 9. (art. de Deubler); il Piccolo, Alekssandria, 21. 9.
Pri la SAT-Kongreso raportis:
Monde, Kopenhago (skandin. eld.), aŭg.; Proleta Pravda, Kiev, 22. 8; The New Dawn, Manchester, 14. 9.; Volk u. Zeit, Berlin (ilustr. aldono al soc. dem. gazetaro) n-o 38, bildo.
Pri SAT enpresis:
Daily Worker, Novjorko, 6. 8.; Juna Bolŝeviko, Kiev, 1. 9. (kliŝoj de «S-ulo» k SAT-membrokarto).
NIA POŜTO
2002. — Tiajn alvokojn ni ne povas enmeti senpage. Vidu tamen sub «Kroniko». Ĉiuj Gek-doj atentu, ke ili ne sendu alvokojn sen monpago al la Adm. laŭ la anonca tarifo. Vi eksciu k konsideru, ke ĉiu linio en nia ĵurnalo devas esti kontante pagata al nia presisto, k ke en la nuna stato, kie la abonantkvanto ankoraŭ ne estas sufiĉe alta, ĉiu n-o kaŭzas al ni deficiton. Gek-doj, ĉu vi volas toleri tiun staton? Ĉiu el vi helpu laŭ siaj povoj, por forigi tiun deficiton, kiu malhelpas nian agadon. La plej bona rimedo estas alkonduki amase novajn abonantojn! Agu!
4684. — Jes, temis pri via artikolo en tiu brita gazeto. Adreson precizan ni ne havas. Turnu vin al 11 979 (London) aŭ evtl. 8048 (Leeds).
Semjonov. Via raporto superfluiĝis per la rap. de Dneprano en n-o 260.
14 771. — Turnu vin al Sveda Esp.-
[REKLAMO p.11] K-do A. H. v. d. Linden, Weidestraat 17, AMSTERDAM-Ost, tre dankas la Gek-dojn pro la ricevitaj leteroj k PI, sed petas pardonon, ĉar al li mankas la tempo respondi al ĉiuj.
— pàgina 12 —
24 — SENNACIULO
Förbundet (Stockholm I, Fack 698) por informiĝi pri tia eldono. Vian manuskripton ni intencas uzi felietone.
F. Gr. el Kanado. Ĉar ni jam enmetis kelkajn liniojn pri la afero en n-o 260, ni ne plu publikigos la poste senditan raporton.
10 662. — Kiam ni uzos vian materialon por «L. L.» k en kiu n-o, ni neniam antaŭe povas difini, ĉar ja ne temas pri urĝe presotaj aktualaĵoj. «La lasta kuglo» ne estos uzata.
3189. — Por senditaj gaz. pagu al la Adm. 1.— mk. g.
Red.
14 631. — Laŭ la decido de la lasta kongreso aperos en jarlibro nur la kompleta adreso k la profesio. Se vi deziras apartajn citojn ni rekomendas al vi presigi koresp. anoncon en la jarlibro.
Izmajlov (Stalin). — Bv. sciigi vian membro-numeron.
Adm.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
FINNLANDO
K-do Paavo Huranen (15 012), Tampere, devas prokrasti la resp., sed poste resp. certe al siaj gekoresp-antoj aŭ donos la adr. al aliaj.
FRANCIO
K-do Auguste Flory, Munsterstr. 56, Hilsenheim (Elsass), dez. koresp. kun filatelistoj ĉl. precipe kun Sovetio.
K-do E. Carrière, 30, rue Lafontaine, Wasquehal (Nord), dez. koresp. kun anark. aŭ fervoraj SAT-anoj.
K-do Paul Métèorof, 130 Mac Mahon, Nancy, koresp. esp-e, france, ĉl., pri dekorativa k skulpta arto, precipe kun sovetiaj fakuloj. Gazetoj, desegnaĵoj interŝanĝotaj.
— Blanklandaj gelernantoj korespon. kĉl. Skribu pere de la supra adreso.
GERMANIO
K-do Paul Drechsel, Markt 3, Burkhardtsdorf i. Erzgeb., dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PI. Resp. garantiata.
K-do Max Müller, Rungstockstr. 62, Olbernhau i. Sa., dez. interŝ. L, PI, fotojn, kĉl. Certe resp.
K-do H. Scheuplein, Kirchgasse 16, Schonungen a. M., dez. koresp. pri botaniko, interŝ. sekigitajn florojn, muziknotojn ktp.
— LEA-grupo dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: K-do Fritz Hölzgen, Grüner Hof 6, Köln-Merheim, lks. rh.
K-do A. Winkler, Hilligerstrasse 7, Leipzig N 25, kore dankas por ĉ. respondoj. Bedaŭrinde mi ne povas resp. al ĉiuj (55).
K-do Richard Treffkorn, Finkengutweg 37, Sebnitz i. Sa., dez. interŝ. PI, kĉl., PM, se eble kun klarigoj, bfl.
K-do Fr. Melchinger, Eybstrasse 72, Geislingen-Steige, dez. koresp. kĉl., L, PI, PM kun honestaj filatelistoj.
K-do F. Hentschel, Vorsetzen 6, H. I., Hamburg III, dez. interŝ. PM, kĉl. Sendu unue!
K-do Hans Ludwig, Tucherstrasse 33, Nürnberg, dez. koresp. kun anglo, kiu lernas la germ. lingvon pri lingvaj demandoj. — La sama interŝ. PM, kĉl. Sendu unue k mi resendos la saman kvanton de Germanio. Resp. garantiata.
— Du fratoj dez. interŝ. PI, PM, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: W. Hanke, Ring 4, Breslau-Hundsfeld.
K-do Schmidbauer, G. 155, Augsburg, dez. koresp. k interŝ. PK, PI, il. gaz. kĉl. Resp. garantiata.
Adresŝanĝo. — Gek-doj Falkenherr (13 563 k 10 084), Dortmund loĝas nun: Lüdinghauser Str. 27, Dortmund-Eving. — K-dino 13 563 dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
HISPANIO
K-do Antono Navarro Espasa, str. Tonente Perales, 1, bajos, Barcelona (Sans), dez. interŝ. PI, kĉl.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla
JAPANIO
K-do M. Kaŭakiŝi, Enami-maĉi, Tojama-ken, dez. koresp. kĉl. pri literaturo, dramo, filmo. Interŝanĝas aĵojn.
SOVETIO
K-do G. Azovskij, Kuzneĉnaja, 70, Krasnodar, dez. koresp. pri div. temoj, kĉl., L, PK.
K-do D. Bergmann, Orenb. okr. kolon. Lugovsk. Semiletka, Pleŝanov, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.
[REKLAMO p.12] En la Internacia Junulara Tago Infanoj-esperantistoj sendas varmegan fratan saluton al la tutmonda junularo. Ĉiuj grupoj, ĉiuj K-doj estas petataj sendi esp-aĵojn por nia ekspozicio. Sendu tuj amase artikolojn por ĵurnalo, salutleterojn, gazetojn ktp. Nepre resp. Adreso: Rondeto de esperantistoj ĉe Kuŝĉovskij detski klub, ZINOVJEVSK, USSR.
K-do Avdeev, 9-aja Sokolniĉja, 11/16, kv. 20, Moskvo-4, dez. koresp kĉl., L, PK, PI, PM, pri ĉ. temoj.
K-dino Gluĥareva, Egerskaja ul. 8, kv. 2, Moskvo-14, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, PM, pri ĉ. temoj.
K-dino Ŝura Molĉanova, ul. Engelsa, 4, kv. 1, Moskvo-5, dez. koresp. kĉl., L, PM, PK, PI, pri ĉ. temoj.
K-do M. Monastirov, Barnaul okr., selo Pavlosk-Zavod, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Certe resp.
K-do P. Jasinskij, Keret, Karelio, dez. koresp. kĉl., L, PI. Nepre resp.
— Junkomunista ĉelo Kolektiv «KSM», Elektro-Stancia, Kremenĉug, dez. koresp. kun jun. kom. (individue k grupe) pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
SVEDIO
K-do Harald E. Norgren, Sibyllegatan, 69, c/o Thorsell, Stockholm, dez. seriozan koresp-adon, L, PK, PI, bfl., kĉl., PM per 25, 50 aŭ 100 malsamaj specoj. Resp. garantiata.
USONO
Peto. — Gekongresanoj de la IX-a, kiuj faris grupfotojn en Leipzig, estas petataj sendi al mi 1 ekz. el ĉ. interesaj fotoj. Ni bezonas ilin por propagandcele. Ĉiuj estas rekompencataj laŭ deziro. Adr.: K-do Ruĝamo Bonesper, p. a. Modern Book Shop, 350 East 81 st str. New York, City.
[REKLAMO p.12] Estimataj Gek-doj helpu! Tri jaroj de niaj klopodoj alportis al ni sukceson en disvastigo de ESPERANTO laŭ tuta Nordkaŭkazlanda fervojaro. De jaro 1928 oni konfirmis FERVOJARAN ESPERANTAN oficejon. Dum oktobro oni malfermos esp. kursojn k rondetojn preskaŭ je ĉ. grandaj stacidomoj de l’ ferv. (ĝi etendiĝas pli ol 3500 km.). La 20. okt. ekcirkuladas vagona esp. ekspozicio, laŭ la tuta fervojareto. Por tiu celo oni bezonas multe da materialo. Ni devas pruvi al la fervojistaro disvastiĝon k utilon de esp. Gek-doj helpu! Alsendu: L, PI, priskribojn de vivo, laboro, revoluc. klasbataloj, afiŝojn, esp-aĵojn, fotografaĵojn ktp. Ni ĉiam helpadis k helpados al vi laŭ okazoj. Ĉiun sendinton ni rekompencos per pli valoraj esp-aĵoj. Sendu multnombre k senprokraste! Adr.: Sovetio, Rostov-Don, Administrejo de Nordkaŭkazlanda fervojaro, al Fervojara Esperantista Oficejo. Komisiite Florov (SAT-ano 7198). (Viajn adresojn skribu plej legeble.)
[REKLAMO p.12] Fervojista klubo je la nomo de K-do Kuhmisterov Moskvo, Gorohovskaja 8, deziras korespondadi kun ĉ l.: Junulsekcio kun gejunuloj pri ĉiuj temoj, Pionirtaĉmento kun infanoj, Grupo de telegrafistoj kun samprofesianoj.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La higienaj ordonoj konsistigas per sin tutan moralon | 13 |
| La tutmonda interdependeco | 14 |
| Kio estas IWW? | 15 |
| La juĝ-proceso en Mirat | 15—16 |
| Teroro | 16—17 |
| Norda ĉinia fervojo | 17 |
| Kontraŭmilitaj amaskunvenoj en Svisio | 17 |
| La vera vizaĝo de Buĥaro | 18 |
| Diskutejo | 18 |
| Por nia distro | 19 |
| Sennaciula Virina Paĝo | 20 |
| Esperanto-Servo | 21 |
| Tra Esperantio | 22—24 |
| Korespondado, Anoncoj | 24 |
Presejo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 263, 17 d’octubre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 263 — APERAS SEMAJNE — 17. Oktobro 1929
[BILDO p.1 | 44,4,56,12] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT: 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerhner
PORTUGALIO — BLANKTERORA LANDO
Portugalio, la ekstrem-okcidenta eŭropa lando, estas nune unu el la landoj, super kiuj flugpendas la malklarega kaj sufoka nubo de la faŝista teroro. De majo 1926, kiam bandaĉo el galonuloj-mortigistoj atakprenis la povon, ĉi-tiun landon regas teruriga militista registaro, subpremanta ĉion kaj ĉiujn.
Por sinteni kaj daŭrigi sian detruan agadon la fihelpantoj de l’ diktatoro Karmona (Carmona) utiligas ĉiajn metodojn: arestojn, punekzilojn, pafmortigojn, pres- kaj poŝt-cenzuron, policajn hejm-atakon kaj hejm-traserĉojn, turmentadojn ktp.
En la portugalaj kolonioj, deportite, kaj en diversaj landoj, elmigrinte, troviĝas kelkaj miloj da ĉiutendencaj kontraŭdiktatoruloj. Portugala Ĝenerala Konfederacio Laborista kaj ĉiuj konataj kiel revoluciaj laboristaj sindikatoj estis fermataj kaj eksterleĝigataj kaj iliaj ĉefaj batalantoj fortransportataj al la kolonioj. La sidejo de l’ Ĝenerala Laborista Konfederacio kaj la redaktejo de ĝia presorgano, taĝurnalo «Batalha» (Batalo), estis atakataj de la polico, kiu frakasis la tutan meblaron kaj la tipografian ilaron. La laborista kaj revoluciema gazetaro estis malpermesata. En Koimbra (Coimbra), ĉefa portugala universitata urbo, grupo da avangardaj studentoj ekpublikigis, en marto nunjara, semajnan student-laboristan gazeton, «Igualdade» (Egaleco). Baldaŭ, kvankam eldonata kun la antaŭa permeso de la registaro kaj antaŭ-rigardata de la cenzuro, «Igualdade» estis malpermesata kaj ĝiaj gvidantoj, K-doj Roberto das Neves kaj Grácio Ribeiro, arestataj kaj kondukataj al la ĉefurbo, Lisboa, kie ili restis malliberigitaj dum tri monatoj sub la konstanta minaco je deportiĝo.
La senlaboreco kun sia tragedia akompanantaro de malbonoj invadas la proletajn hejmojn. Eklezio, militistaro kaj kapitalo — jen la malbonsigna trio, kiu Portugalion tute subpremas nuntempe. Ĉi tiu lando similas vastan kazernon, kie vivas en fia kuniĝo la Glavo kaj la Kruco kaj kie oni aŭdas du nurajn sonorojn: tiun de la milittrumpeto kaj tiun de la preĝej-sonoriloj.
La politika polico
La plej terura aspekto tamen de la portugala diktatoreco estas la polica reĝimo. Sekreta polico, estrata de subkolonelo Pestana Lopes, konsistanta el kelkmiloj da gespionoj, ĉiulande dislokitaj, subaŭskultas ĉiujn interparolojn kaj pri ĉio informas la registaron. Al la policagado oni devas atribui la frakason de multaj konspiroj. La agadmetodoj uzataj de la polico por malkaŝi la konspirojn estas vere indignigaj. El ĉiuj partoj de la lando la politikaj malliberuloj estas kondukataj al Lisboa, al la sidejo de «Speciala Polico Informanta de l’ Interna Ministerio». Tie, en la plej interna kaj subtera ĉambreto de la polica domo, policlingve nomata «domo de la ratoj», la arestitoj estas submetataj al la plej kruelegaj torturoj, batadoj kaj insultoj, por ilin devigi konfesi pri la akuzoj. Tie, la malliberuloj estas mankatenataj dum longaj horoj, per mankatenoj ofte ligataj al elektra fadeno, kun tia perforto, ke postsignoj kaŭzitaj per la mankatenoj daŭras plurajn tagojn. La mankatenojn oni fiksas sufiĉe alte por starigi la suferantojn longdaŭre kun iliaj brakoj levitaj. En tia doloriga pozicio, pliakrigata per vipo- kaj glav-batoj, la malliberuloj, kelkfoje nudigitaj, estas eldemandataj. Lasttempe la polico aranĝis alian turmentilon por eltiri el la plej sintenaj malliberuloj la plej absurdajn konfesojn: la «elektran kaskon», kiu estas surmetata sur la kapon de la viktimoj. Sub tiaj torturoj estas subigataj ne nur la avangarduloj, sed ankaŭ la respublikanoj et-burĝaj. Pri tio la popolo malmulton scias pro la severa cenzuro.
La longa vico da torturitoj
Ĉar la Informanta Polic-direktoro senhonte neis en la ĵurnalaro la priturmentajn akuzojn aperintajn kontraŭ la polico en kontraŭregistara neleĝa flugfolio, ni citu el kelkaj centoj da policaj viktimoj la nomojn de tiuj plej torturitaj:
Fernando Antunes Alves, ŝirvundita per glavo kaj poste deportita; Paŭlo Caldeira, oficisto, kiun oni restigis mankatenite kaj nude en subtera, malseka kaj malhela ĉambreto dum 8 horoj. Li estis bategata per kaŭĉukaj bastonegoj kaj li suferis elektrajn torturojn: per «elektra kasko» kaj aliaj elektraj iloj, per kiuj al li oni bruligis la manartikojn, la manplatojn, la brovojn kaj la lipharojn. Oni elartikigis al li du piedungojn. Kaŭze de tiaj torturoj, kiuj daŭris kvin tagojn, li suferas nun je hernio.
José Alcântara, strat-vendisto, estis bastonbatata, sidigata sur elektran seĝon kaj estis pendigata per mankatenoj. Oni vundegis tutan lian korpon. Poste li estis deportata al la afrikaj kolonioj.
António Arsénio, oficisto, estis tiel turmentata per elektriloj, ke li freneziĝis, provinte dufoje en la malliberejo sinmortigi.
António Godinho, oficisto, estis tiel torturata, ke li freneziĝis kaj sinmortigis en la malliberejo. Studentoj de literatura fakultato, Alvaro Marinha de Campos kaj Heliodoro Caldeira, estis ankaŭ viktimoj de la policaj kruelaĵoj. La unua sekve de tiaj torturoj — batadoj kaj nemanĝigoj — restas nun en malsanulejo kun pulmo tuberkuloza; la duan oni restigis sen manĝoj kaj trinkaĵoj du tagojn kaj suferigis ankaŭ per batoj.
Valentim Markes, oficisto, estis perelektre kaj perbastonege vundegata kaj post mallibero kvinmonata deportata José Lopes, komercisto, mankatenita kaj en la mallumo bategita. Pedro Baptista, restoraci-mastro, kruelege batita kaj elektre vundita. Manuel Ribeiro, bakisto, mal-
— pàgina 2 —
26 — SENNACIULO
liberigita kun sia edzino: per bastonego oni elŝiris lian haŭton. João Antunes Ribeiro, komercisto, ŝirvundita. Alvaro Silva, komizo, tutnude pendigita, bastonbatita kaj nemanĝigita dum du tagoj. Manuel Picado, policisto, trobatita. Manuel Mota, policisto, trobatita kaj elektre vundita. Adelino Magalhães, policisto, trobatita kaj elektrovundita. João Duarte Costa, oficisto, kaj Pires Markes, laktovendisto, 60-jaruloj, bategitaj. Martinho Piloto, farmaciisto, mankatenita kaj torturita. Carlos Abreu, armil-laboristo, ŝirvundita kaj deportita. Francisco Garcia, laboristo, vundegita per elektriloj kaj glavbatoj. Joakim Costa, maŝinisto, perglave trobatita dum unu horo seninterrompe, malgraŭ ke li estas 60-jarulo. Raul Martinho, industriisto, per glavo kaj per elektrilo ŝirvundita. Sezinando Ponce, elektristo, ŝirvundita kaj deportita. Armando Castanheira kaj Ricardo Lopes, laboristoj, kaptitaj hejme nokte, estis batadataj tiel forte, ke ili senkonsciiĝis, kaj ree perbate oni al ili rehavigis la konsciojn. José Francisco, murblankigisto, dum kvar tagoj, unu horon po tago, estis vundegata per glavo kaj vipo. Raul Delgado, komercisto, dum du sinsekvaj tagoj unu horon po tago, estis mankatenata kaj perglave kaj perknute ŝirvundata.
La priskribo de turmentito
Germinal de Sousa, filo de konata laborista batalanto, iama sekretario de portugala Laborista Konfederacio, Manuel Joakim de Sousa, 17-jarulo, perglave kaj perelektre tiel vundita, ke lia korpo restis terurege sange deŝirita. Li mem raportas liajn suferojn en Mosambika laborista gazeto, «Emancipador» (Emancipanto):
«Mi estis malliberigita en la lasta jaro ses monatojn. Ĉar mia nomo restis enskribita en la registro de la polico, sufiĉis ia fripono, ĵus arestita, por min denunci, kaj la polico min malliberigis. En la polic-domo oni volis, ke mi diru, kiu faris bombojn. Ĉar mi ne sciis, mi nenion povis diri. Sed malbone estas, se oni estis unufoje malliberigita pro la akuzo, kvankam nepruvita kaj malvera, esti bombfaristo. Oni turmentadis min. Dum unu eldemandis min, tri aliaj batis — unu ĉiuflanke — per vipo unu, per glavo alia, dum la tria min pikis en la dorson per spado. Poste mi estis mankatenata, la du pugnoj ligataj kaj fiksataj je ferringoj pendigitaj de la muro en dumetra alto, en karceraĉo aliĝita je malliberejo. En tiu ĉi doloriga pozicio, nur kun la piedekstremaĵoj sur la planko, oni min restigis dum proksimume kvin horoj. Mi ne povis urini nek purigi la nazon, en tiu pozicio, kaj la ŝvito iamomente kovris la okulojn kaj baris al mi la vidon. Tiom longe kiom mi povis, mi kontraŭstaris. Sed la fortoj mankis al mi, iom post iom. Mi ne povis, tamen, min allasi, kiel iu, kiu volas fali, ĉar la mankatenoj, ligitaj je la ferringoj, eniĝis la pugnojn jam sangajn. Tiam mi kriis, afliktegite. Oni aŭdis min. Oni senkatenigis min kaj denove mi estis eldemandata. Novajn batojn. Mi nenion sciis pri tio, kio la policon interesis — tial mi nenion povis malkovri. Mi estis denove mankatenata kaj ligata je la ferringo, sed nun nur per unu pugno. Tiel oni min restigis tie dum pli ol 16 horoj. Post tio mi estis submetata al nova torturo. Mi estis sidigata sur seĝon, sed nur kun ŝtalaj risortoj kovritaj per teksaĵo. Oni mankatenis denove al mi la pugnojn kaj la maleolojn. Oni ligis poste la du parojn de mankatenoj per elektraj fadenoj. La piedaj mankatenoj estis siaflanke ligataj kun la elektra trafluilo. Kaj tiam, por min devigi konfesi tion, kion mi nesciis, ili kontaktigis ripetitajn fojojn la elektran fadenon, dum duonhoro, al mi suferigante kontinuajn skuojn…»
Indignite pro tia okazintaĵo, monarĥista verkisto mem, Roĥa [?] Martins, protestis kontraŭ ĉi tio, kio al ĉi lasta kaŭzis ankaŭ la malliberigon.
Ekzilo kaj karcero
En la tortur-tasko rimarkiĝis jenaj policagentoj: Francisco Passos, José Ferreira Carocho, Alvaro Duarte Costa, Rafael Martins («Maristĉjo»), Serafim Julião, kaj José Manuel («o Malhado»).
Post la kontraŭdiktatora revolucio en februaro de 1927, kelkdekoj da kontraŭdiktatoraj revoluciuloj estis pafmortigataj ĉe la kazerno de l’ 3-a artileria regimento.
Al la plej malbonaj lokoj de la portugalaj kolonioj estas senditaj kelkmiloj da kontraŭdiktatoruloj, multaj dekoj da kiuj tie jam mortis pro febroj kaj malsato. Tien estas punekzilitaj eĉ uloj pli ol 60-jaraj kaj malsanuloj. En la plej malsanigan kolonion, Gvineon, estis deportata 72-jarulo, Bernardo Lopes, kaj kelkaj malsanuloj estas kondukitaj eĉ per hamako en ŝipon.
En la karceroj la malliberuloj estas submetataj al teruraj kaj kontraŭhomaj malliberejaj kondiĉoj. Po malliberreja [?] salono, 15 metrojn longa kaj 5 metrojn larĝa, vivas en la plej malpura miksiĝo ĉirkaŭe 40 malliberuloj. Ĉi tiuj estas devigataj nutri sin per manĝaĵaĉo konsistanta el putraj fazeoloj, putraj terpomoj kaj putraj fiŝoj. Nokte estas disdonata al la malliberuloj anstataŭ kafo malpura kaj malbongusta trinkaĵaĉo farita per kakaopulvoraĉo solvita en sala akvo. Al la malliberuloj oni trudas enlitiĝi je la 22-a horo kaj ellitiĝi je la 8-a. Pro la plej banala motivo la malliberulon oni translokas al sekreta karcero — mallarĝa, senluma kaj malseka loko — kie lin oni enfermas sen lito dum multaj tagoj.
Jen resume la portugala socia situacio sub la kazernaj faŝistaj piedaĉoj de la nun regantaj fimilitistestroj.
Malliberulo (12448), Lisbono.
LA ANGLAJ LIBERTEMPOJ
Estas kutimo, nuntempe, ke ĉiu persono en la lando havu almenaŭ unu semajnon da libertempo ĉiujare dum la someraj monatoj. La profesiaj klasoj kun kaj la simplaj laboristoj sen salajro. Komence de majo ĉiu urbo libertempas laŭvice. Kompreneble la libertempejoj tute ne povus gastigi ĉiujn samtempe. Kaj la sezono daŭras ĝis fino de septembro. Tiuj vicaj libertempoj nomiĝas en Jorkŝiro (Jork-graflando) tajdoj, kaj en Lankaŝiro «ŭejkoj». Tiel oni parolas pri Boling-tajdo aŭ Preston-ŭejko konforme al la urbo aktuale libertempanta.
Kiel la laboristoj provizas al si monon por libertempi? La ĉefa metodo estas tiu aniĝi al la «kluboj». Tio funkcias jene: Komence de la unua postlibertempa semajno ĉiu klubano enpagas al la kolektisto de l’ «klubo» ioman sumon da mono. Laŭ la klubreguloj tiu ĉi sumo estas fiksata — aŭ egala sumo aŭ pligrandiĝanta sumo ĉiusemajne, t. e. unu penco je la unua enpago, du je la dua, tri je la tria, ktp.
Per tiuj enpag-metodoj mi ĉe la jarfino ricevas grandan monsumon speciale laŭ la pligrandiĝa metodo. Mi diris: «ricevas», sed kelkfoje okazas, ke la monkolektanto tute forestas kune kun la repagota mono, kiam alvenas la repaga tempo. Jaron post jaro tiu ĉi forŝtelo okazas, sed jaron post jaro la laboristoj rifuzas lerni prudenton. Estas same kiel rilate al la kamparano, kiu malfidante al bankoj, kaŝas sian monon en malnova ŝtrumpo. La dirita fakto meritas mencion. Estas preskaŭ honorpunkto, ĉe la laboristoj, ke ili estu anoj ĉe libertempa klubo, kaj malgraŭ malaltaj salajroj, malmulta laboro, strikoj, lokaŭtoj kaj eĉ senlaboreco la plejmulto aniĝas la klubojn. Kaj dum oni vegetas en malriĉo kaj manko dum kvindek unu semajnoj, dum la kvindekdua oni vivas kiel «milionulo».
Kiel oni pasigas la libertempan semajnon? La etburĝoj, tute ne dezirantaj libertempi samurbe kun la laboristoj, daŭre serĉas novajn lokojn. Nuntempe ili plej multe ŝatas golfludon, ĉar tio ankoraŭ restas riĉula ludo: laŭnteniso jam fariĝis laborista ludo. Multe el ili aŭtomobilas de loko al loko, plej ofte tranoktante en «moda» urbo, en kiu la prezo estas sufiĉe alta por malebligi la loĝadon al «nedeziratoj». Sed nun ni rigardu al la laboristoj — kion ili faras? Mi devas konfesi, ke ili plej ofte pasigas la solan «liberan» semajnon malracie kaj elspezas la malfacile akiritan monon per sensencaĵoj.
La grandega plimulto el ili veturas marborden, kaj alveninte tien, ekiras al la jam aranĝita pensiono por dispaki la vestojn ktp. Tion farinte, ili marŝas al la marbord-promenejo. Plejofte survoje la viroj fumas cigarojn, aroge elblovante la fumon el la buŝo. En Anglio, oni devas scii, cigaro kostas laŭ kvalito duonhoran ĝis trihoran salajron. Sed la kosto por ili ne gravas, se nur «ni ĝuas». Alveninte la promenejon, la fraŭloj okulumas al la fraŭlinoj, kaj komenciĝas la flirto. La jam edzigitaj tre baldaŭ enuas pro tiu sencela promenado kaj foriras por «purigi» la gorĝon per alkoholaĵo.
Kaj tiel la tago forpasas. Nokte oni amuziĝas en dancejoj, kinoj, teatroj (ne seriozaj, sed nudkrur-revuoj) kaj sensencaj amuzofoiroj. La vendistoj de malkaraj juveloj kaj ornamaĵoj kontraŭ altaj
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 27
prezoj havas facilajn viktimojn. Poŝoŝtelistoj riĉe rikoltas. Revenante hejmen por dormi post «tempo de ĝuo», la «milionulo» tiam suferas en kondiĉoj, tute ne tolereblaj en la propra hejmo. Kuŝante po tri aŭ kvar en unu lito, ok aŭ pli en ĉambro, li dormas la «dormon de la justulo». Jes, la pension-mastrino estas tiu, kiu rikoltas plej riĉe! —
Tiel forpasis la semajno. Ĉie estas homamasoj, ĉiu aĵo aŭ amuzo kostas la duoblon ol ordinare. Dancejoj, kinoj kaj aliaj amuzejoj estas homplenaj. Ĉie estas bruado. En la fino de l’ libertempo revenas hejmen la libertempintoj, lacegaj, dormokulaj, maldik-vizaĝaj kaj eluzitaj. La morgaŭan tagon en la laborejo ĉiuj babiladas priskribante la «gloran tempon». La klub-monkolekto komenciĝas denove kun la proksima salajr-pago.
Mi nun priskribis la libertempojn de la etburĝoj kaj de la «Henriko Döboj» (senkonsciaj laboristoj). Nun, kion faras la pensemulo? Ĉi tiu — se li povas elspezi por libertempi — agas aliel. Se li estas sufiĉe forta kaj juna, li pasigas la antaŭajn vesperojn antaŭ la libertempo per studado de landkartoj. Decidiĝinte pri la vojo, li senpacience atendas la laborfinon kaj tiam — for al la kamparo, aŭ bicikle aŭ piede, aŭ sole aŭ amase. Plejofte ĉi tiu portas surdorse sian propran hejmon — kiel limako. Evitante la urbojn, li iras laŭ duagradaj kaj kamparaj vojoj, tra arbaroj kaj kampoj, trans valojn kaj montojn. Survoje li aĉetas manĝaĵon, prefere mem kuiras ĝin, parolas kun la vilaĝanoj renkontataj, rimarkas la diversajn dialektojn kaj lokajn morojn, studas la aferojn de naturo kaj ĉiel plilarĝigas la spiriton kaj plifortigas la korpon. Ĉi tiu revenas hejmen sunbruna, sana, forta kaj preta kaj taŭga por surŝultrigi siajn aferojn. Preskaŭ ĉiufoje li devas toleri la mokojn de siaj kunlaboruloj pro sia simpla «senĝua» libertempo, sed kun kompata rideto sur la lipoj li aŭskultas respondante nenion.
La libertempojn de la aristokratoj mi ne priskribos, ĉar mi scias preskaŭ nenion pri tio. Verdire, ilia tuta vivo estas unu longa libertempo, sed meritas mencion, ke tiuj personoj, kiuj en ĉiu okazo predikas al la laboristoj pri la «aĉetado de britaj varoj», preskaŭ ĉiufoje pasigas la tempon en fremdaj landoj.
L. B. (8048), Leeds.
KIO ESTAS LA IWW?
MALKAŜEMA KLARIGO PRI ĜIAJ PRINCIPOJ, CELOJ KAJ METODOJ
(3-a daŭrigo. Vidu n-ojn 260/62)
En tiuj ĉi cirkonstancoj milionoj da laboristoj nerapide, sed certe pereadas, la puŝataj sur la randon de la krutegaĵo socia, kaj ni restantaj estas minacataj de la sama sorto, se ni ne faros ion baldaŭe. Ni ne povas toleri tiun ĉi monton da mizero ĝis nedifinita tempo, kaj se, kaj kiam la fina krakego venos, ni ĉiuj frontos la malsaton, maldungiĝon kaj aliajn suferojn nepriskribeblajn. Ĥaoso, dissolvo, civilmilito, terorismo de vagantaj aroj, kaj ĉiu ĉe la gorĝo de l’ alia — tiaj estas la atendataĵoj multlokaj. Kaj ĉu estas iu, kiu kuraĝas diri, ke tiu ĉi lando¹ estas imuna je tia sorto? Male, pro la senkompato kaj bruteco de nia kapitalista klaso, la multaj rasoj kaj kredoj, la malamikeco kontraŭ la alilandulon kaj la negron, la malutila agemo de profesiaj «patriotoj» kaj ekscitistoj al malamo, tiaj kiaj la Ku-Kluks-Klan (t. e. la usona faŝistaro. Noto de l’ trad.) kaj la ceteraj similaj societoj, ni havas, spite la riĉo de la lando, la erojn de la plej malbona infer-supo, kiun la mondo iam spertis. Ŝajnas, ke iuj elementoj intence gvidas al interpuŝiĝo. Estas tempo por ĉiuj vidkapablaj, respondaj gelaboristoj, la solaj fidinduloj, komenci malhelpi tian katastrofon.
Estas en tiuj ĉi cirkonstancoj ke la IWW, hardita kaj purigita per jaroj de kruela persekutado, venas al la fronto kun sia programo mond-sava, la sola imagebla programo, kiu solvos la socian problemon kaj kondukos nin en la kvietan havenon de nova socio kun paco, feliĉo kaj sufiĉego.
Per niaj Industriaj Unuiĝoj ni intencas transpreni la fadenojn de la produktado kaj disdonado, kie ili elfalos el la manoj senpovaj de la kapitalista klaso kaj daŭrigi la produktadon de la manĝaĵoj, la vestaĵoj kaj la ŝirmiloj, tiel savante la suferantan homaron. Ni proponas inaŭguri racian sistemon de produktado kaj disdonado, sen ia klas-subpremo aŭ ekspluatado al unu viro fare de alia. Ni asertas ke la unuiĝo de la laboristoj en ĉiu laborejo estas la organismo plej kapabla estri tiun laborejon. Alivorte, ni anstataŭigus privatan posedon kaj estrecon per komuna posedo kaj estreco, ni anstataŭigus la kapitalismon per la Industria Komunismo.
¹ Usono. — Red.
V. La metodoj de la IWW
Alveninte al la demando pri metodoj, ni konstatas, ke la IWW estas en tio eble pli miskomprenita kaj misprezentita ol alie. Ni mem preferas priskribi niajn metodojn kiel Ekonomian Rektan Agadon. Kio estas? Estas politika aŭ nerekta agado kaj ekonomia aŭ rekta agado. Por pli facile kompreni la IWW-ajn metodojn, ni difinu ilin ambaŭ.
Diversaj Agmanieroj
Politika aŭ nerekta agado estas tia agado, kian la laboristoj uzas, kiam ili provas atingi sian celon per influo sur aŭ kontrolo super la ŝtata maŝinaro. Tia agado povas konsisti el balotoj, influado al la leĝfaristoj, subaĉetado, tielnomata amasagado, kugloj kaj politika revolucio. Tiuj ĉi sume estas politik-agadaj rimedoj. La IWW organizo malakceptas ĉiujn tiujn metodojn por atingi la celojn supre priskribitajn, ne intermiksante sin iel en la politikaj kredoj de siaj anoj.
Ekonomia aŭ rekta agado estas tia agado, kian la laboristoj uzas, kiam ili volas atingi sian celon havigante al si estrecon ĉe la laborejo, la fabriko, entrepreno, per siaj personaj propraj penoj.
Estas iuj «revoluciaj» politikistoj, — politikaj agitistoj — kiuj volas uzi la ekonomiajn organismojn, la unuiĝojn, kiel bastonegon, per kiu bati sian vojon al la posedo kaj superregado super la registaraj domegoj. La IWW ne volas esti partoprenanto en ia tia neutila procedo.
A. F. L.¹ puŝas ekonomian rektan agadon en fosaĵon
Tiun ĉi diferencon inter efektiva kaj ne-efektiva ekonomia rekta agado oni povas klarigi plej bone, komparante la IWW-on kun la metiaj unuiĝoj, ekzemple, de Ĉikago. La oficistoj de la IWW daŭre kaj sisteme malŝarĝas la povon kaj respondecon, kiuj havas naturan tendencon surmetiĝi al oficisto en la laborista movado, kaj resendas ĝin al la membraro por akiri rektan agadon de ili. La metiaj unuiĝaj oficistoj en Ĉikago (kaj aliaj urboj), male, perfortas la membraron ĉe ĉiu punkto kaj multokaze fariĝas caroj de siaj unuiĝoj, ĉirkaŭante sin per teroristaj bandoj, kiuj blufas la membrojn kaj praktikas la trudpagigon kaj subaĉeton. En la kunvenoj aŭ laborejoj ĉiujn kontraŭsignojn oni subpremas per teroro, aŭ per la forto, se ŝajnas necese. Kiam Unuiĝuloj provas atingi siajn celojn per tiaj metodoj, ili ne bone uzas rektan agadon. La membroj ne iras al la kunvenoj, sed atendas siajn plezurojn, dume pagante al la caroj kaj teroristoj tiomon monate, ke ili «agu» por ili. Eble tiu ĉi priskribo ne taŭgas por ĉiuj metiaj unuiĝoj, sed ĉiuj scias, ke ĝi taŭgas por multaj el ili.
Eĉ kiam la metiaj unuiĝoj strikas — kaj certe la striko estas formo de rekta agado — ili ofte nur obeas ordonojn, per kio eĉ la striko perdas sian karakteron de ekonomia rekta agado. Ĉiu scias, kiel «la viroj estas vokataj el la laborejo» kaj «ordonataj reveni». Estas la caroj, teroristoj kaj bru-minaculoj, kiuj «elvokas» kaj «envokas», kiel iliaj subaĉetaj procedoj postulas. Eĉ kiam la anoj voĉdonas strikon, ofte ili voĉdonas sub devigo, kiel al negroj de la Sudo ĉe la politikaj voĉdonoj. La strikantoj fariĝas la marionetoj de la caroj.
IWW-agado — laboreja agado kaj Solidareco
Estas kiel neado al kaj reago kontraŭ tiaj metodoj, ke la IWW predikas sian propran formon de ekonomia rekta agado. Ni volas instigi la laboristojn al persona agado kaj partopreno en la batalo kontraŭ la ekspluatantoj kaj por nova socio. Ni volas, ke ili gardu la aferojn en siaj propraj manoj kaj regu ilin. Farante tion ili ne povos multe
¹ Ĉefliteroj por la «Amerika Federacio de Laboro». — Trad.
— pàgina 4 —
28 — SENNACIULO
erari. Sed se ili liveros sian sorton en alies manojn, verŝajne ili estos perfiditaj. Iliaj oficistoj devas esti iliaj servistoj anstataŭ iliaj mastroj.
Nia rekt-agada metodo metas la ĉefan agadon de la unuiĝo en la laborejon, kie la rezulto estas edukado al la laboristoj por la tasko transpreni kaj direkti la industrion. Metiaj unuiĝaj taktikoj metas la agadon de la unuiĝo en la unuiĝan oficejon kaj konsistas ĉefe el la duba brakseĝa laboro de la ĉefoj.
Nuntempe, la rekta agado ĉe la IWW esprimiĝas per laboreja agado kaj solidareco. Kie ajn IWW-anoj laboras, ili havas unu aŭ pli da «delegitoj» kaj «laborejan komitaton». Per sia laboreja «maŝino» instalita ili komencas uzi premadon sur siajn kunlaborulojn kaj sur siajn dungantojn kaj sklavpelistojn per mil-kaj-unu manieroj konataj de la viro en la laborejo, kiu serioze volas plibonigi sian propran sorton kaj tiun de siaj kunlaboruloj. Per komuna agado ili deprenas iom de la ŝarĝo tie ĉi kaj tie, ĝis la vivo en la laborejo fariĝas almenaŭ tolerebla. Antaŭ la apero de la IWW estis kutime laborigi migrantan laboriston tiel rapide, kiel la estro volis. La laboreja agado finis tion. La IWW estas malpligrandiginta la labortagon en la terkulturo, lignaj-industrio, minejlaboro, martransportado kaj aliaj industrioj. Per tiu ĉi rekta laboreja agado, ĉe kiu la oficistoj faras malmulton aŭ nenion, la anoj saviĝis kaj akiris starejon sur la unua ŝtupo al la nova socio.
IWW-a strik-agado
La IWW ankaŭ praktikas tiun formon de rekta agado konata kiel striko kaj bojkoto. Sed ĉiam estas la anoj mem, kiuj decidas deklari strikon aŭ bojkoton, ne la oficistoj. La IWW preferas la strikon sur la laborejo al la striko ekster la laborejo, aplikante ĉi lastan nur kiam ĉiuj aliaj rimedoj malsukcesis. La striko sur la laborejo konsistas el la detenado de laborkapablo, por ke la dunganto faru la deziratajn cedojn. Tia striko havas la avantaĝon, ke ĝi antaŭvenas la akiron de strik-rompantoj kaj lasas la enspezojn de la laboristoj tutaj, se ne rezultas lokaŭto, kiu ĉiam estas eblo, sed ne neceso. La IWW-anoj scias, ke la striko ekster la laborejo ofte fariĝas plilongigita fasto, dum la mastro provas dungi strik-rompantojn, kaj pro tio ili ne vole forlasas la batalkampon, t. e. la laborejon, al la malamiko. La bazaj principoj de la organizo kondukas la laboristojn al tio, provi resti ĉe la laborejo kaj kontroli ĝin laŭeble pli ol tute perdi la kontrolon forlasante ĝin. Ekster la pordegoj la laboristoj havas malmultan povon. Tio ĉi konformas al la fina celo de la IWW, kiu estas, ke la laboreja organizo, la laboreja filio de la Industria Unuiĝo prenu kompletan estrecon kaj servu kiel la organismo de produktado aŭ disdonado, en okazo, kiam la kapitalista produktado estos ĉesigita. Kiam la lasta laboreja striko estos finbatalita kaj gajnita, tiam ni restos senfine.
(Daŭrigota.)
KOZAKOJ
(Fino. Vidu n-on 261)
Dum festoj en ĉiu jurto (kabano) oni buĉas ŝafidon aŭ kapridon kaj regalas gastojn, venantajn po grupoj, precipe junularo, vestita en festaj naciaj kostumoj, knabinoj kun ornamaĵoj el arĝentaj moneroj sur brusto kaj en nigraj harligoj, en belaj veluraj ĉapetoj ĉirkaŭkudritaj per vulpa felo. Tiutempe vi povas aŭdi kantojn kun sopirplena kaj malgaja melodio, kiel malgaja estas la stepo, bruligita per varmega mezazia suno. Oni aranĝas tiam ŝatatajn ĉevalajn konkursojn kun neniam en Eŭropo aŭdita distanco de 25—50 kilometroj kaj «kokpar»-ludo, konsistanta el tio, ke unu rajdanto ricevas vivan kapron kaj forkuregas kun ĝi al la celo; dekoj, iam eĉ centoj da aliaj rajdantoj persekutas
[BILDO p.4 | 40,31,64,51] Foto de tri uzbekaj virinoj starantaj ekstere: la meza kun kaptuko kaj nekovrita vizaĝo, la du flankaj tute kovritaj per longaj malhelaj vizaĝ-kovriloj.
Nova kaj malnova vivmaniero. Uzbekaj virinoj kun kaj sen vizaĝ-kovrilo.
lin, kaj ĉiu el ili penas ekposedi la kapron kaj kun ĝi atingi ludfinon. Dum tiu furioza ludo multe da ĉevaloj kaj homoj ricevas danĝerajn vundojn kaj iam morton.
La kozakoj estas tre gastemaj. En ĉiu jurto oni renkontas vin afable kaj regalas per la plej bona manĝaĵo havata, eĉ se ĝi estas la lasta. Kaj vi ne devas rifuzi, se vi ne volas ofendi la mastron.
Admiro al sciencaj progresoj
La kozakoj estas tre scivolemaj, ĉar ili preskaŭ tutan sian vivon pasigas en la stepo aŭ montaroj, malofte vidas urbojn, aliajn vivkondiĉojn krom tiuj de la nomado. Ne multaj el ili vidis aeroplanon aŭ fervojon. Ili sincere kredas, ke aŭtomobilo estas diablo aŭ diablo sidas interne kaj movas la veturilon. Cetere eĉ en Ĉimkent — gubernia urbo — du aŭtomobiloj ĵus aperis kaj ĉiam allogas publikon. Kiam antaŭ nelonge la unua vagonaro veturis en Alma-Ata (eksa Vernij) — ĉefurbo de Kozakio — sur konstruata Turkestan-Siberia fervojo, miloj da kozakoj kunveturis al fervoja linio, multaj el vilaĝoj, troviĝantaj for je 100 kilometroj, kaj pro amaso de popolo la lokomotivo moviĝis tre malrapide kelkajn kilometrojn ĝis la urbo, akompanata de kozakoj sur kameloj, ĉevaloj, bovoj, azenoj, perpiede ktp.
La manĝoj
Nutras sin la kozakoj plejparte per «ajran» — acida ŝafa lakto, kaj nudlo (= vermiĉelo) kun per lakto blankigita akvo. Viandon somere konsumas nur riĉuloj, aliuj — kiam alveturas gastoj. Intercetere la kozakoj manĝas eĉ viandon de malsanaj hejmbestoj. Se ili sukcesis ĝis momento de la morto tratranĉi gorĝon ĉe agonianta besto, ili konsideras la viandon manĝebla, ne atentante, ĉu la besto havis antrakson aŭ alian infekt-malsanon. Panon la kozakoj manĝas tre malmulte: mi vidis, kiel familio el 10 personoj dum tagmanĝo uzis nur unu duonkilograman pastelon. Tio estas klara, ĉar la kozakoj estas nomadoj, semas tre malmulte kaj nur lastatempe dank’ al klopodoj de la registaro komencas transiri al agrikulturo kaj loksida vivmaniero. Legomojn, fruktojn, melonojn konas nur kozakoj, kiuj loĝas proksime de rusaj aŭ uzbekaj vilaĝoj.
Teo estas tre ŝatata, sed ne por ĉiu atingebla. Trinkas ĝin la kozakoj plejparte sen sukero, kiun ne ĉiam havas eĉ riĉuloj. Teotasojn oni lavas nur interne, tial ilia ekstera parto estas kovrita per dika tavolo el koto. Gastojn
Korektoj pri «La Laborista Problemo en Usono»
«S-ulo» n-o 250, pĝ. 417: La sindikatoj de la buĉistoj, fervojistoj, maŝin- k domkonstruistoj ne estis ekstermataj k ankoraŭ funkcias. Eble Filip intermiksis kun la ŝtallaboristoj — Kial «trenata» anst. «dresita gorilo»?
«S-ulo» n-o 251, pĝ. 430: Panjo Ĝons ankoraŭ vivas. Eble Filip miksis ŝin kun Fanni Sellers, kiu tie estis finmortigata. Pĝ. 431: La IWW-anoj ĉe Uitland estis atakitaj parte pro pafmortigo al «la kuzo», ne nur pro strikado. Pĝ. 430: La kompanio ne duobligas la salajron de la instruisto, sed pagas la duonon. (488)
[REKLAMO p.4] ĴUS APERIS DU NOVAJ LIBROJ ĈE SAT-KOOPERATIVO! — 1. La belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO, kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g. — 2. La 9-a volumo de «Biblioteko de Sennaciulo». Serio: Scienco. REVOLUCIO EN LA LINGVOSCIENCO. Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo de A. P. Andreev. 68 paĝoj. — Prezo: 0.60 mk. g. — Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
— pàgina 5 —
la kozakoj regalas kutime el la sama taso, ĝin prezentante laŭvice. Malpleniĝitan tason la gasto ĵetas sur felton, tiel ke ĝi ruliĝas ĝis samovaro. Se li ne plu volas trinki, li metas la tason per fundo supren. Trinki teon (estas uzata t. n. verda teo) ĉiu nomado kapablas la tutan tagon. Bazara «ĉajĥana» (teotrinkejo), — tiu klubo, kie oni interŝanĝas novaĵojn, faras komercajn kontraktojn ktp., — ludas gravan rolon en la vivo de l’ mezaziano.
Kiel oni manĝas
Akto mem de l’ manĝado estas priskribinda. Ĝi jene okazas: Sur felto oni sternas tablotukon, viŝilon aŭ iun ajn ŝtofpecon, sur kiun estas metata ligna plado kun «kulĉitaj» — ŝatata nacia manĝaĵo: kuiritaj pecoj da ŝafaĵo kaj pasto. Antaŭ kaj post la manĝado oni laŭ religia leĝo lavas la manojn. Komence oni per dentoj purigas la ostojn, poste prenas per la fingroj el komuna taso pecon da viando kaj pasto. Supon la mastro prezentas el aparta taso al ĉiu laŭvice. Se mastro bone regalas, iu el la plej estimataj gastoj prenas sur manplaton «kulĉitaj» kaj donas al la mastro, kiu tion akceptas senpere en la buŝon. Post manĝado ili ĉirkaŭlekas per la lango kaj lipoj la grasumitajn fingrojn; la mastro aŭ la plejaĝulo tralegas preĝon kaj la restaĵojn oni prenas por la virinoj kaj infanoj. Post satiga tagmanĝo ĉe gastoj aperas rukto-signo pri tio, ke la regalaĵo estis bona.
Malpura vivmaniero
Terura malpuro regas en la kozaka vivmaniero. Sufiĉas vidi, kiel kozakino melkas por ricevi abomenon al lakto. Ŝi prenas sitelon faritan el kukurbo, malpuregan interne, melkas ne lavinte la manojn kaj de tempo al tempo, kiam la fingroj sekiĝas, ŝi enigas ilin en lakton kaj daŭrigas la melkadon. Vazaron, tasojn, kulerojn oni lavas ne ofte kaj en malvarma akvo, viŝante per malpura ĉifono. Eĉ riĉaj kozakoj konstante vestas la saman ĉemizon, per koto kaj graso sorbitan, ĝis ĝi fariĝas tute difektita kaj ne taŭga. Ofte mi vidis virinojn en disŝiritaj vestoj, tra kiuj estis videbla la nuda korpo. Sapo ne estas multe uzata. Se kozakoj bezonas lavi tolaĵon, ili restas nudaj, nur en sola ĥalato (robo), dum la tolaĵo sekiĝas.
Tiu ĉi malpuro, nelavata manĝilaro, malpura litaĵo kaj malpura korpo, kovrita de parazitoj, estas kaŭzo de disvastiĝo de pereigaj sociaj malsanoj. En kelkaj regionoj, malproksimaj de urboj, la disvastiĝo de sifiliso atingas 70 ĝis 80%. Estas mirige, kiel homoj kapablas en tiaj kondiĉoj atingi iafoje profundan maljunecon.
La ŝanĝoj en la nova vivo
Sed la vivo rapide ŝanĝiĝas. En Leningrado kaj Moskvo, en aliaj universitataj centroj de Sovetio, en Alma-Ata mem, kie oni malfermis Universitaton, Veterinaran Superan Lernejon kaj diversajn teknikumojn, lernas miloj da kozakaj gejunuloj, devenantaj el la simpla laborula popolo. Kreiĝas kozaka laborista klaso, kreskas fabrikoj kaj metiejoj, la respubliko estas rapide industriigata. En stepojn, dezertojn, montarojn la registaro sendas migrajn medicinajn kaj veterinarajn taĉmentojn, kiuj zorgas pri sano de la nomado kaj de liaj brutaroj. Oni aranĝas tie k o o p e r a t i v o j n, kiuj provizas lin per bezonataj varoj, oni sendas tien «ruĝajn jurtojn», kun kinofilmoj kaj instruistoj, kiuj portas al la popolo lumon de la scio kaj kulturo.
Tiuj elementoj de la Novo venkas la Malnovon, kaj post kelkaj jaroj estos nerekonebla la vizaĝo de la vilaĝo en la plej malproksima loko de vastega Kozakio.
S. B o j e v, montaro Kara-taŭ apud urbo Ĉimkent.
Seninterrompa laborsemajno en Sovetio
El multego da malnovaj tradicioj, kiuj ankoraŭ restis ĝis nun kaj regas en nia ĉiutaga vivo, estas unu la plej hontinda — la festado de ĉiusemajna «sepa tago» (dimanĉo). Dum tiu tago la fabrikoj, oficejoj kaj aliaj plej necesaj institucioj ĉesigas sian laboron, malgraŭ ĉio! ili senmovaj kaj senutilaj staras kaj miras: Kial tiom ofta interrompado? Ĉu ni ne kapablas produkti kaj produkti? Ĉu ni bezonas tiun ripozon?
La senlaboruloj ankaŭ pravas dirante: «Ĉu ni devas suferi senlaborecon, se dum ĉiu «sepa tago» la fabrikoj kaj laborejoj staras senmovaj kaj kvazaŭ postulas niajn manojn?»
La produktado de l’ regna industrio plialtiĝos je 15—20% jare. Centmiloj da senlaboruloj trovos por si laboron. La popolmastrumado kaj tuta vivo de l’ lando pliintensiĝos. Multaj aliaj bonefikoj estas atingeblaj pro nur sola enkonduko de seninterrompa laborsemajno.
Nun en Sovetio, en ĉiuj centraj ĵurnaloj aperas grandaj diskutoj pri plej baldaŭa enkonduko de seninterrompa laborsemajno. En lokaj ĵurnaloj la laboristaro jam reale starigas la demandon, pridiskutante praktikajn detalojn por efektivigo de tiu entrepreno.
Jam nun en nia loko kelkaj fabrikoj eklaboris seninterrompe. La problemo pri ĉiusemajna ripozo por laboruloj estas plej simple solvita: ĉiu laborulo ripozas laŭ sia vico; por lin anstataŭigi la laborejo dungas la konforman kvanton da novaj laboruloj. En ĉiu aparta entrepreno la laboristoj solvis la aferon konforme al siaj specialecoj.
Plej ofte la afero estas aranĝita jene: Ĉiuj laboristoj estas dividitaj je 5 grupoj kaj ĉiu grupo ripozas unu post la alia. Por anstataŭi la ripozantojn, oni dungas novajn laboristojn en kvanto de unu grupo (kvinono de ĉiuj laborintoj en tiu laborejo). Sekve ĉiu laboristo post ĉiu 5-taga laboro havas unu tagon da ripozo. Sume dum jaro ĉiu laboristo havos nun 72 ripoztagojn (antaŭe 52) plus 5 tagojn de revoluciaj festoj, krom sia 2-semajna tarifa forpermeso.
La religiajn tagojn en Sovetio la laboristoj plue jam ne festos. La 100%-a plenumo de nia 5-jara plano de socialisma konstruado postulas de ni, de l’ tuta laborularo grandajn streĉojn. La trapasinta unua jaro bonege montras, ke niaj planoj estas realaj kaj la laborularo scipovas eltrovi kaj mobilizi ĉiujn eblajn fortojn. La seninterrompa laborsemajno, la volontulaj senpripagaj «tagoj de industriigo» dum festotagoj — estas la unua provo laŭplane kaj organizite konstrui la bazon de socialismo — industrion.
Laboristaro ĉiulanda, pli aktive liberiĝu! Helpu al viaj sovetiaj fratoj per via teknika sperto. Konkuru kun ni en produktado! Ni devas komune iri al nia celo! A. S e m j o n o v (7113), Kremenĉug.
★
NOTOJ EL USONO
Infanlaboro
La fabrikistoj de sukero el betoj volas havi plian protekton per pli alta tarifo kontraŭ kompreneble «la malbone pagata alilanda laboro». Antaŭ nelonge parlamentano Frir (Frear) proteste montris, ke ekzemple la Granda Okcidenta Suker-Kompanio (el Kolorado), kiu monopolas 58% el tuta usona betsuker-produktado, pagis netan profiton en j. 1928 de 45%. Kiel? Per la ekspluato al armeo da infanoj, multaj sub la deka jaro, kelkaj nur sesjaraj. Ili devas labori 10—11 horojn tage kaj dormi ĉe sia familio en unu ĉambro, 8-, 10-, eĉ 12-ope. Mankas al la domaĉoj ioma komforto, necesejoj ktp. Laŭ registara enketo pri vivo de 500 familioj en la betsuker-industrio ¼ el la laboristoj en la Ŝtato Miĉigan (Michigan) ne atingis la 10-an jaron; nur ⅕ estis 14-jaraj; ⁹⁄₁₀ el la patrinoj, havantaj infanojn sub la 6-a jaro, laboras en la kampo, kaj ½ el tiuj infanoj estas portataj al la laborkampo.
Laŭ la plej freŝdata oficiala statistiko havebla pri j. 1920 — 1 060 858 da infanoj 10—15-jaraj en Usono (t. e. 8,5%) perlaboras salajron. Tiu ne enhavas la grandan nombron, kiu devas labori, kiam la lernejo estas fermita en somero.
Eble en la lernejo la infano havos ŝancon aŭdi pri usona prospero. Alia makulo videble estas en raporto de Novjorka Edukad-Komitato, ke 275 000 analfabetuloj loĝas en Novjorko kaj ke ili ĉefe troviĝas inter «hejmlaborantoj», kiuj faras vestaĵojn.
Por la privatigo de l’ elektrolumo!
En Ontario (Kanado) kostas elektroforto po-kilovathore 2 cendojn: La meza kosto en Usono estas 7,4 cendoj. La sekreto estas, ke en Ontario la produktiloj estas komune posedataj, sed private en Usono. Kiu profitis el la diferenco? Jen aktuala ekzemplo: Antaŭ 6 jaroj leĝisto en Ŝikago aĉetis 7500 akciojn en la Elektra Kompanio de la Centraj Ŝtatoj por 11 250 $. Poste li havis la ŝancon aĉeti krome 7500 kaj pruntis 150 000 $ por fari tion. Per disdono de donac-akcioj («bonus shares») li nun posedas unu milionon kaj laŭ la «Wall Street Journal» ili valoras je pli ol 55 milionoj $. Ĉu mirinde, ke la Elektroforto-Trusto aĉetis ĵurnalojn, profesorojn, preĝistojn ktp., por propagandi kontraŭ publika posedo de la provizo de elektrolumo? (488)
— pàgina 6 —
VILAĜA VARTEJO
La patrinoj foriris kampen. Hejme restis nur infanoj. La plej aĝaj (t. e. 6—12-jaraj) devas varti siajn pli junajn gefratojn. Certe, tio estas tute ne interesa por ili: junaj vartistinoj, kiuj mem bezonus vartistinojn por si, preferus ludi kun amikinoj, ol varti ploremajn suĉinfanojn. Kaj ofte ili tiel agas, kaj la infanetoj ploregas senzorgaj, malsekaj pro la urino, mordataj de la muŝoj.
Iufoje okazas malfeliĉoj. La venintaj kokinoj komencas beki la infanon. Aŭ ĝin mordas porkido. Aŭ la infanoj komencas ludi kun alumetoj, kaj finfine okazas brulego. Mi konas la okazintaĵon, kiam, ekbruliginte la rubon, la infanoj komencis ĝin superverŝi el sitelo; kaj en la sitelo ne estis akvo, kiel ili opiniis, sed petrolo!
Iufoje la vartistino ne foriras kaj diligente gardas la infaneton. Sed 6-jara infano mem estas vartenda kaj tute miszorgas pri sia vartato. Malsaĝa knabino komencas ĝin nutri per ekskremento kaj ĉia sentaŭgaĵo. Aŭ juna vartisto (tio okazis en najbara vilaĝo Zabrodje) metas alumetojn inter okulo kaj palpebro de l’ infaneto. Aŭ ĉu vi legis la rakonton de Ĉeĥov: «Dormema», kiel vartistino, dezireganta dormi, sufokis la vartaton? Tio estas certe eksterordinara, sed tute ebla fakto!
La kamparano ne havas monon por dungi bonan edukistinon. Sed kion ne povas fari solulo, tio estas ebla por kolektivo. Tamen niaj kamparanoj estas tro neiniciatemaj kaj ofte tute ne volas partopreni ian tre profitan aferon. Multon devas fari por ili la sociaj organizoj por finfine ilin devigi ĝin partopreni.
Pasintjare la regiona plenumkomitato de sovetoj organizis en Dorišĉi senpagan vartejon, por ke la kamparanoj vidu, ke tio estas bona afero. La laborulinojn, la nutraĵon — ĉion ĝi donis senpage. La gepatroj devis mem doni nur lignon kaj lakton. Kaj malgraŭ evidenta profito, estis kelkaj kontraŭuloj de l’ afero! La vartejo laboris malbonege, ĉar ĝia estrino estis malklera kaj ŝtelema laboristino; tial la kamparanoj estis tute nekontentaj, kaj la ideo de l’ vartejo restis nepopulara.
Nun-printempe ni (geinstruistoj) decidis agiti por la vartejo denove. La plenumkomitato promesis doni la laborulinojn senpage, se la kamparanoj mem kolektos monon por la nutraĵo. Krome, laŭ nia peto, ĝi promesis doni nepre kleran estrinon. Sed la kamparanoj estis obstinaj: «Ni ne volas havi vartejon!»
Mi decidis eluzi la malsaton. Laŭ ŝtata tarifo, 16 kg da sekalo kostas 2 rublojn, kaj ĉe la spekulistoj—10 rubl. kaj pli. Por la vartejo la farunon donos la kooperativa butiko, sekve laŭ ŝtata tarifo. Mi klarigis tion al miaj gelernantoj. Ili komencis agiti ĉe la gepatroj. En la kabanoj aperis afiŝoj, ekzemple: —»Paĉjo, sendu min en vartejon: hejme mi estos pli multekosta por ci.»
- aprilo okazis ĝenerala kunveno. Malgraŭ la propagando, la gepatroj estis kontraŭ la vartejo; ili estas pli konsentaj pagi 10 rublojn por hejmnutrado, ol 2 rublojn por ia organizo! Dum kelkaj horoj ni batalis, kaj ŝajnis, ke la obstinuloj venkos. Ni jam perdis la esperon, kaj mi disputis nur «principe», ĉar hontinde estis «kapitulaci». Kaj subite iu patro hezite subtenis min. Mi ekkuraĝis, plifortigis la argumentojn — kaj ia parto de ĉeestantoj konsentis. Post ili — ĉiuj. En la tuta vilaĝo, rifuzis sendi la infanojn en la vartejon nur la
[BILDO p.6 | 37,20,65,40] Desegnaĵo: malgranda infano sidas plorante sur la planko apud tabureto, sur kiu staras poto; du kokinoj bekas ĉirkaŭ ĝi kaj renversita bovlo.
filo de l’ muelisto kaj . . . la prezidanto de l’ vilaĝa soveto, kiu devus esti pli progresema, ol la aliuj!
La vartejo laboris de 21. junio ĝis 22. aŭgusto. La infanojn de l’ malriĉuloj la plenumkomitato nutris senpage. La laboro de l’ vartejo estis bona, kaj la kamparanoj estis kontentaj. Nun neniu parolas, ke la vilaĝo ne bezonas vartejon.
N i k o l a o U s o v, vilaĝo D o r i š ĉ i, Leningrada provinco.
Eksterordinara tago el mia vivo
Ekzistas por mi nur malmultaj tagoj, al kiuj mi povus doni la signifon «eksterordinara». Pri unu el ĉi tiuj mi volas rakonti. En la jaro 1917 mi estis soldato ĉe la 19-a kompanio de la arme-taĉmento Ŝolc. La 19-a kompanio kune kun aliaj okupis la fronton inter Ilzen- kaj Medum-lago. Ambaŭ lagoj troviĝas antaŭ la urbo Dünaburg. Estis tre trankvila tiu frontsektoro; tial ni troviĝis jam pli longe ol duonan jaron en tiuj ĉi samaj tranĉeoj. Interrompita nur estis tiu ĉi silento, se estis anstataŭigata la rusa taĉmento troviĝanta kontraŭ ni, per siberia pafista taĉmento. Sed tiuj malagrablaj interrompoj ordinare ne daŭris longe.
Dum iu bela, suna printempa tago estis treege ekscititaj la rotoj en nia tranĉeo. La dumtage gardostarantaj postenoj rapidegis al niaj subtere lokitaj kavernoj kaj vokis ĉiujn, por ke ili venu en la tranĉeojn. Scivoleme ni perokule sekvis la pluan daŭrigon de tiu okazo. Tie ĉi kaj tie ni vidis aperi la kapojn de rusaj soldatoj. Ĉar ili nun konstatis, ke niaflanke oni ne pafis, kelkaj el ili elrampis el la tranĉeo. Intertempe estis alvenintaj ankaŭ kelkaj el niaj oficiroj. Ili estis infektitaj de nia ekscitiĝo. Kuraĝigite per la konduto de l’ oficiroj, elrampis ankaŭ kelkaj kamaradoj de nia flanko el la tranĉeo. Hezite nur sekvis ankoraŭ aliaj. Kelkaj opiniis, ke la rusoj eble volas logi niajn kamaradojn en embuskon.
Nun oni vidis, kiel kelkaj rusoj transgrimpis la pikil-barajon. Ili faris signojn per la manoj kaj proksimiĝis al nia flanko. Kelkaj kuraĝuloj inter ni volis sekvi al tiu ĉi ekzemplo, sed ili estis revokataj de oficiro. Poste la oficiro ordonis al kamarado, kiu scipovis la rusan lingvon, ke li proksimiĝu per blanka naztuko al la rusaj kamaradoj. Ĉe la malamika flanko faris rusa soldato la samon. En la mezo de ambaŭ frontoj ili renkontiĝis. La «malamiko» donis al nia delegito la manon kaj ĉirkaŭbrakis lin. Surprizite ni rigardis la aferon. Nia kamarado faris signon kaj kelkaj aliaj, kiuj troviĝis sufiĉe malproksime de niaj oficiroj, suprengrimpis trans la pikilbarajon.
Tio estis malofte vidita bildo.
Tiu ĉi peco da tero, sur kiu jam depost longa tempo ne plu estis aperintaj vivaj estaĵoj, kies surfaco nur tiam kaj tiam estis disŝirita de eksplodantaj grenadoj, tiu ĉi peco da tero estis nun viviĝata de vivantaj homoj. Kun ĝoja mirego ni sekvis tiun ĉi okazon, sed baldaŭ venis la fino. La divizi-gvidanto, kiun ni ankoraŭ neniam estis vidintaj en la tranĉeo, kiu certe hodiaŭ la unuan fojon vidis nian tranĉeon, devis hazarde aperi ĝuste en tiu tago, por inspekti la fronton. Kiam li nun vidis la spektaklon, li treege furioziĝis. Intertempe estis rimarkita tiu okazo ankaŭ de la najbara divizio. Ĉar nun eble pensis la oficiroj de tiu divizio, ke ni volas dizerti (forkuri), ni estis bombardataj de tiu flanko. Ĉiuj forkuregis al la tranĉeoj. Feliĉe ne estis trafataj nek ruso nek germano.
Tiele finiĝis nia interfratiĝo kun la «malamiko». Ni superŝutis la kamaradon, kiu sciis la rusan lingvon, per demandoj, kaj li raportis pri la interparolo kun la rusaj soldatoj jenon: La rusaj oficiroj el la tranĉeo estis ordonitaj dum tiu tago al Dünaburg, okaze de raporto fare de ilia komandanto. Dum la foresto de l’ oficiraro la soldatoj decidis serĉi interkompreniĝon kun la germanaj kamaradoj. Laŭ tiu decido ili ankaŭ efektivigis la aferon, kaj kiel ni vidis, kun sukceso.
Ĉar niaj oficiroj certe ne ricevis laŭdvortojn de la diviziestro, ili estis tre furiozaj kaj senŝarĝis sian koleron sur niajn kapojn. Por nia regimento tiu ĉi okazo signifis la anstataŭiĝon per alia. Reveninte al Kovno (Kaŭnas) nia regimento estis nuligata kaj dispartigata al du aliaj divizioj.
Tiel pasis unu el la eksterordinaraj tagoj el mia vivo. G r o s s (1899).
[REKLAMO p.6] Leo Tolstoj — ĤODINKA — La 8-a volumeto de «Biblioteko de S-ulo». Du rakontoj de la fama verkisto, ilustritaj per reproduktoj de artpentraĵoj. Kun enkonduka artikolo de K-do N. Modenov kaj skizo de Akademiano V. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto. 64 pĝ. Prezo: 0,60 mk. g.
Adm. de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. En Sovetio: CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
— pàgina 7 —
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
N-o 20 Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) N-o 20
PRI FAKKUNSIDO DUM LA IX-a
La 5-an de aŭgusto okazis komuna kun edukistoj kunsido de nia Sekcio. Ĉeestis 22 K-doj el 9 landoj (Germanio — 12, Francio — 2, Nederlando — 2, Sovetio — 1, Alĝerio — 1, Dancigo — 1, Islando — 1, Ĉeĥoslovakio — 1, Svedio — 1. Prezidis K-do Scheibler (Germ.). Sekretariis K-do Muravkin.
Dum la kunsido estis aŭskultata raporto de K-do Boubou, farita de K-dino Glodeau pri SAT-Edukista Sekcio k de K-do Muravkin pri laboro de Scienc-Kultura Sekcio.
Raporto de sekci-sekretariaro de SAT-Scienc-Kultura Sekcio K-do H. M u r a v k i n
Unue estis legata la raporto pri la scienckultura fakkunsido en Göteborg pasintjara. La S.-K. Sekcio malsanas je samaj mankoj, kiel la aliaj sekcioj: Multaj anoj, sed malmulte da kunlaborantoj. Tamen la situacio malrapide, sed certe pliboniĝas. Pri S.-K. Paĝo vidu apartan raporton.
«La Nova Epoko» ne estis aranĝita tiel, kiel proponis la kunsido dum la Göteborga kongreso k aperis nur dufoje dum la lasta jaro (scienca serio) kun nediversscienca materialo iom seka. La baza ideo estis poste transformi la sciencan serion en pli grandan sciencan revuon por la esp-istaro. Ĉar dume la Direkcio de SAT ne konsentis al pligrandigo, ni laŭ interkonsento kun la gvidinto de Scienca Serio, K-do Demidjuk (Moskvo), proponas likvidon duman de la scienca serio k enigon daŭran de la scienca materialo en la literaturan serion escepte sciencaj pripedagogiaj artikoloj. La redaktado de la materialo devas esti transdonata al fakulo el la scienc-kultura sekcio.
La laboroj de la Internacia Scienca Inform-Servo: En Francio k Belgio oni per la ISAE-delegitoj dissendis al sciencaj k teknikaj revuoj cirkulerojn kun sciigo pri organizado k funkciado de ISIS. En Germanio ni dissendis specialajn cirkulerojn al div. simpatiantaj profesoroj-sciencistoj. La rezulto estis, ke ni, fondis specialan iniciativan komitaton el profesoroj por subteno de ISIS. Ĝin eniris 6 profesoroj: Kohlschütter (Geofiziko-Potsdam), Grotjahn (Berlin), Schumann (Elektrotekniko-Vieno), Wegener (geografio-Graz), Szegö (matematiko-Königsberg), Schneickert (juro-Berlin). La plano de la ISIS-funkciado submetita al la redakcio per la iniciativa komitato antaŭvidas pretigon de nacilingvaj resumoj de la aŭtoroj mem, kiuj de la landaj oficejoj estas tradukataj k multobligataj en esp-o k dissendataj al eksterlando. ISIS unuatempe funkcios tute sen mencio de esp-o, kvankam ĝia sola tradukilo estos esp-o. Se la respondoj en Germanio estos favoraj, ni instigos samajn cirkulerojn en Sovetio, Britio k Usono.
La Scienc-Kultura Sekcio instigis la organizadon de ĉiujara dumkongresa i n t e r n a c i a l a b. e s p.-u n i v e r s i t a t o, kun tri cikloj de lekcioj: Naturscienca (fiziko, kemio, tekniko, medicino, biologio ktp.), sociologia (marksismo, historia materialismo, lab. movado), eduka (sporto, pedagogio, psikologio ktp.). La lekcioj estos farataj de fakuloj el nia Sekcio. Kiel unuan rezulton ni havas la internacian proletan altlernejon aranĝitan de la Sekcio kune kun la Kongreskomitato. Fine ni alvokas al pli intima kunlaborado inter la edukista k Scienc-Kultura Sekcioj sur la kampo de kleriga laboro en k ekster SAT.
Raporto de redaktoro de S.-K. Paĝo K-do D. S n e j k o
Ni komencis aperigadon de nia Paĝo kun egaj malfaciloj. Mankis taŭga materialo. Eĉ netaŭga materialo ne alvenis. Sed iom post iom ni venkis malfacilojn. Aperis sume 18 paĝoj (7 el ili kiel Studentaj Paĝoj) kun priskriboj de studenta vivo k scienc-kultura materialo. Ni sukcesis enpresi jenan materialon en la Paĝoj: Redakci-artikolojn — 12, teoriajn artikolojn (progresoj de scienca esp. movado) — 3; sekci-materialon — 9, Tra Studentio — 22 notetojn, El la Vivo k Scienco — 12, artikolojn el Aŭstrio — 1, Francio — 1, Japanio — 2, Sovetio — 4, Portugalio — 1, Britio — 1, Jugoslavio — 1, Polio — 2, Germanio — 3, Bulgario — 1, Hispanio — 2. Sume aperis 43 artikoloj, 22 notetoj pri stud. vivo k 12 pri sciencaj novaĵoj. Nun la kvanto da ricevata materialo kreskas, k sin anoncis kunlaborontoj el div. landoj. En la paperujo de l’ redakcio jam kuŝas materialo sufiĉa por 6 Paĝoj. Ni sukcesis aranĝi specialajn paĝojn medicinan, teknikan, natursciencan k. a., kiuj aperos post la Kongreso. Inter gravaj malhelpoj ni notu neakuratan aperigon de nia Paĝo k tre limigitan lokon por ĝi¹. Dum 12 monatoj aperis nur 11 Paĝoj. Redakcio de «S-ulo» zorgu pri plana aperigado de Paĝoj antaŭ-informante la redaktantojn. — Ni petas niajn kunlaborantojn havigi taŭgan materialon.
Kion decidis la Kunsido?
Unuanime estis aprobataj la proponoj rilate al fondiĝo de Internacia Lab. Universitato k likvido de speciala scienca serio de «LNE».
La nuna estraro estas reelektita. Kiel helpanto por la sekretario estas elektita K-do Wolf (Berlin). (2921)
¹ Ĉiam aperis k aperos plane, alterne niaj Paĝoj. Sed kompreneble ni povas enmeti nur unu(specan) Paĝon en ĉiu n-o (kio ankaŭ estas laŭ la senco de l’ Kongresdebato). Pri limigo ni rimarkigu, ke pli ol unu fojon ni disponigis spacon de pli ol unu paĝo al «S.-K.P.». — R e d.
INTERNACIA SCIENCA INFORMSERVO ESPERANTA (ISIS)
Aliĝis al tiu ĉi iniciativkomitato 6 en la Kongresraporto cititaj profesoroj. La komitato dissendis por antaŭlaboro al ĉiuj sciencaj gazetoj en Germanio cirkuleron (pere de ekstera sekcio de Esp. Rondo Akademia, Berlin, gvid. K-do 2921). Ĉe pozitiva rezulto ni iniciatos similajn cirkulerojn en Britio, Sovetio, Japanio k Usono. En Francio k Belgio la informado de tieaj sciencaj esp-istoj havis pozitivan rezulton.
IOM PRI LA VIVO DE L’ VILNA STUDENTARO
Unu el la plej esencaj ecoj de la en Polio reganta faŝista diktatoreco estas ĝiaj klopodoj sin entrudi en ĉiuj fakoj de la socia vivo. Kompreneble ĝi ankaŭ neniel preterlasas penetri en la lernejojn kaj en la movadon de l’ studanta junularo. Alia regrimedo de ĉi tiu diktatoreco estas ĝia kunkresko kun la burĝaroj de la multpopolaj naciaj malplimultoj, kun la burĝaroj de la subpremataj blankrusoj, ukrainoj, judoj k. a. Ĉi tiuj burĝaroj, konsentante la kunligon, kunhelpas plej konsekvence al la registaro de Pilsudski realigi siajn planojn kaj kunpreparas en la socio la grundon por la fina militatako kontraŭ Sovetio.
Ilustru ĉi tion la okazoj, kiuj pasis lastatempe en Vilno, la ĉefurbo de Okcidenta Blankrusio, okupita de Polio. Ekzistas tie ĉi gimnazio kun la blankrusa instrulingvo. Ĉi tiu gimnazio estas la plej supera blankrusa lernejo en Okc. Bl., kiu kun pli ol 2 milionoj da blankrusoj tutsume posedas 19 lernejojn! La gimnazio jam antaŭ longe fariĝis forĝejo de revolucia spirito inter la filoj de l’ blankrusa kamparanaro. Konsekvence la aneksintara administrejo starigis antaŭ si kiel celon, senkondiĉe faŝistigi ĝin.
La registaro, disbateginte la amasan, centmilmembran kamparanan organizon «Gromada»¹, sukcesis transtiri sur sian flankon la riĉajn kamparanojn kaj parton de l’ intelektularo el la antaŭa «Gromada»-movado. Unuaflanke utiligante teroron kontraŭ la avangardaj organizoj kaj duaflanke siajn blankrusajn kunliganojn, kiel ekz. Stankeviĉ kaj Ostrovskij (antaŭa Gromadano), la registaro efektivigas ĝeneralan faŝistigon tiel de la «Societo por la Blankrusa Lernejo», organizo de l’ malriĉularo de Okc. Bl., samkiel de la gimnazio. Al ĉi tiu gimnazio oni ĵetis logpecon en formo de publikaj rajtoj. Samtempe oni nomis Ostrovski’n «inspektisto», celante tiel purigi la lernejon de «renversaj elementoj». Fakte Ostrovski sukcesis grupigi ĉirkaŭ sin areton da kulakaj filoj. Sed la lernant-amaso plue restis sub la kontraŭfaŝista standardo. I. a. ĝi demonstris tion, mokfajfante ekz. lekcion
¹ Pri «Gromada» legu la broŝuron samtitolan haveblan ĉe SAT-administracio. Pr.: 0,30 mk. g.
— pàgina 8 —
Esperanto-Servo
[BILDO p.8 | 5,6,95,14] Ornama kaplinio: desegnitaj figuroj de legantoj kaj libroj ambaŭflanke de la titolo «Esperanto-Servo».
N-o 3 — 4-a jaro Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.) 17. Oktobro 1929
EL FINNLANDO
La popollernejoj malbone provizitaj kontraŭ malvarmeco
(Esperanto-Servo.) Statistiko prezentas la popollernejojn en Finnlando en tre sentaŭga stato. Lernoĉambroj, en kiuj la varmeco dum vintraj frostoveteroj estis regule malpli ol + 8° (Celsius), troviĝis 14%; k tiaj, kie la varmeco restis sub + 13° estis 60%. Oni povas do diri, ke ekzistas nur ĉ. 26% de tiaj lernejoj, kie la varmeco estis pli ol + 13°. Malkovriĝis eĉ tiel kruelaj okazoj, ke oni instruas en lernoĉambroj, kie estis da frosto. F. G. L., T a m p e r e.
Multekostaj animoj
(Esperanto-Servo.) En Finnlando funkciadas firmao, kiu sin okupas je la nekredulaj animoj. Tiu firmao nomas: «finna misia societo.»
La bilanco rakontas, ke la societo havas netan proprajon de ĉ. 12 milionoj da finnaj markoj (fmk.). Ankaŭ oni sciigas, ke la societo uzis por enlandaj animoj 1 200 000 fmk., por negroanimoj afrikaj 2 300 000 fmk., por la ĉinaj 1 162 000 fmk.
En Ĉinio ĉi «sav-laboro» postulis plej multe da klopodoj k da mono, kompare al la rezultoj, eĉ tiom multe, ke oni povas demandi, ĉu indas forĵeti tiom da mono por ĉinaj animoj. Dum la lasta jaro oni «savis» per la sumo (1 162 000 fmk.) entute 38 animojn. Ili estas treege multekostaj, t. e. ĉ. po 290 000 fmk., k krome ili estas tiel necertaj, ili, la ĉinaj animoj. Oni plendas, ke kelkaj el la «savitoj» mortis jam antaŭ fino de l’ jaro, dume la kelkaj aliaj fariĝis eĉ perfiduloj . . . F. G. L., T a m p e r e.
Senlaboreca malbeno
(Esperanto-Servo.) La laborafera oficejo de la ministrejo ricevis sciigojn pri la senlaboreco. La sciigoj estas ricevitaj de 20 komunumaj laboragentejoj.
Tutlandan senlaborecon la statistiko ne prezentas. Ekz. en la Oŭlu-gubernio estas informoj nur el Oŭlu, Kajaani k Rovaniemi; ekster tiu statistiko do estas eĉ la urboj Raahe, Kemi k Tornio, samkiel la kamparo k la kamparaj industricentroj.
Krome en la statistiko estas nur tiu malgranda parto el la senlaboruloj, kiuj per la laboragentejoj serĉis laboron.
Laŭ tiu statistiko nekompleta estis senlaboruloj:
| 1929 | 1928 | |
|---|---|---|
| la 27-an de julio . . . | 1132 | 762 |
| la 10-an de aŭgusto . . | 1474 | 738 |
| la 24-an de aŭgusto . . | 1661 | 807 |
Tio signifas, ke la senlaboreco pliiĝis je 100% de la pasinta jaro; kiom ĝi kreskos ĝis la vintro?
Oni asertas, ke la statistiko prezentas nur eble dekonon el la tutlanda senlaborularo, laŭ kio la efektiva nombro de la senlaboruloj estas ĉ. 12—16 000 personoj. F. G. L., T a m p e r e.
EL RUMANIO
La «demokrata» Maniu-a registaro
(Esperanto-Servo.) Kiam ekkomencis la reĝimo de la Maniu-a registaro, la ministro por internaj aferoj, Vajda, sciigis la mondon k landon, ke la siguranc-metodoj k policbatadoj ĉesos. Jen pruvo:
K-do Fenchman, kiu partoprenis kongreson en urbo Timiŝ, post sia hejmenveno estis arestita de la «siguranca», kiu montris al li foton de K-do Luka, demandinte lin, ĉu li konas tiun foton. Li jese respondis. — «Kial vi konas K-don Luka?» — jen la demando nova. Oni nun ekbatis lin, fine eltiris liajn lipharojn k kraĉis al li.
Tio okazis en la 20-a jarcento dum la regado de la «demokrata» naci-vilaĝana partio. S A T – a n o 15 080.
Kontraŭ la Unuec-Organizo
(Esperanto-Servo.) La rumana registaro ĉiurimede provas malhelpi la Unuec-organizon k ties anojn. Oni arestis la sekretarion de la organizo, K-don Luka, batadis k fine forigis lin el Bukareŝto sub la preteksto, ke la Unuec-Organizo estas leĝe nuligita, do li ne plu havus ian legalan metion aŭ profesion en tiu ĉi urbo . . . S A T – a n o 15 080.
RESPONDA PARTO
15 080. Du raportetoj pro lokomanko ne povas aperi. Senditaj bildoj ne taŭgas por kliŝigo k krome mi eĉ ne rajtas enmeti fotojn sur ĉi paĝo. Proprajn nomojn nepre skribu PRESLITERE.
3018, Fajrero, Chamarre, 9274. Viaj raportoj pro manko de loko nur povos aperi en la sekvanta n-o.
3-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- La popollernejoj malbone provizitaj kontraŭ malvarmeco. F. G. L., Tampere (Finnlando).
- Multekostaj animoj. F. G. L., Tampere (Finnlando).
- Senlaboreca malbeno. F. G. L., Tampere (Finnlando).
- La «demokrata» Maniu-a registaro. SAT-ano 15 080 (Rumanio).
- Kontraŭ la Unuec-Organizo. SAT-ano 15 080 (Rumanio).
de l’ perfidinta Stankeviĉ. Ostrovski ekprenis «radikalajn» rimedojn. Kiam en Vilno okazis la kongreso de l’ «Societo por la Blankrusa Lernejo», kiun ĉeestis delegitaro de l’ lernantoj, Ostrovski, interkonsentinte kun la polico, e l ĵ e t i s l a d e l e g i t o j n d e l’ g i m n a z i o.
Okazon por la ĉefa batalo donis al li la apelacia proceso kontraŭ la batalantoj de «Gromada», la proceso, kiu antaŭnelonge okazis en Vilno kaj finiĝis per satrapaj verdiktoj. La lernantoj, siĝnantaj proteston kontraŭ la nova terorakto rilate al la laborulamasoj de OB, formetis la okupojn kaj aranĝis amaskunvenon. Kompreneble la devizo, dissonigita de la lernanta maldekstrularo, estis entuziasme aprobata. Ostrovski tuj vokis policon, kiu en mundura kaj kaŝa batalionoj aperis en la gimnazio kaj a r e s t i s 60 l e r n a n t o j n, i n t e r i l i 13- k a j 14-j a r a j n k n a b o j n. Ĉi tiu fakto elvokis ĝisfundan indignon kaj en multaj lernejoj (judaj) la lernantoj decidis solidare striki. La lernantojn oni sub eskorto sendis provincen kaj Ostrovski cinike anoncadis, ke la lernejo estas por «g a r d i l a i n f a n o j n».
Dua fakto okazis en la Asocio de Reciproka Helpo (judaj studentoj). La rolon de faŝistigistoj ĉi tie prenis kompreneble la sionistoj, kiuj akirinte dum la balotoj plimulton, plenumas politikon, turnitan kontraŭ la interesoj de l’ studenta malriĉularo, kaj per ĉiuj fortoj atakas la organizon de tiu ĉi malriĉularo, la senkompromisan «Soc-Farband». Jam la pasintan jaron ili klopodis hebreigi la malsanul-kason, kaj ili nuligis ĝian estraron, nomante faŝistamaniere komisaron. Ili malŝparas milojn da zlotoj por diversaj sionistaj gazetaĉoj, dum centoj da studentoj estas senigitaj je pano. Laste, sentante sin fortaj, ili faris la ĉefatakon, enkondukante «koŝerajn»¹ tagmanĝojn, kiuj fakte estas kaj devas esti pli karaj kaj malpli bonaj. Tion ili faris por al la Asocio surpremi sian sioniste-klerikalan stampon, maskante tiun okulfrape politikan paŝon per fantaziaj higiene-ekonomiaj konsideroj. La tagmanĝantoj en la Asocio estas antaŭ ĉio malriĉaj studentoj, kontraŭsionisme agorditaj. Ili reagis kontraŭ tiu sionista atako, fondante sub gvido de la «Soc-Farband» batalkomitaton, kiu proklamis aktivan bojkoton al la koŝeraj tagmanĝoj. La sionistoj, por kiuj esenca celo en tiu tuta agado estas la elasociigo de l’ studenta maldekstrularo, mobilizis ĉiujn fortojn kontraŭ ĝi. Ili alpaŝis al la laboro en interligo kun la faŝista akademia superularo kaj kun la polico. Kiel dum la lasta ĝenerala kunveno, ili nun enkondukis en la Asocio policon, kiu dum preskaŭ semajno ĉiutage ĉeestis en la loko. Kiam, malgraŭ tiel evidenta malpura provoko, la amasoj ne cedis kaj oni devis ĉesigi la eldonadon de tagmanĝoj, la sionistoj interkonsente kun la senato (universitata gvidorgano) fermis la Asocion kaj eĉ limigis ĝis minimumo la funkciadon de l’ malsanulkaso por malebligi al la S o c – F a r b a n d la agitadon inter la amasoj kaj paralizi ĝian kontraŭfaŝistan agadon. Samtempe ili funkciigis la tutan burĝan aparaton kontraŭ la studenta maldekstrularo. Iliaj gazetoj estis plenaj je denuncoj kontraŭ la «agentoj de Moskvo». La Centra Komitato de la judaj akademiaj asocioj, kiun estras faŝistoj, indikis al la vilnaj samideanoj «eligi la kulpulojn». La sionistoj, eluzante la intervenintan libertempon, faris ĉiajn preparojn por la atako: ili «eligis» dudek K-dojn, por la amason senigi je ĉiu espero kaj efektivigi la definitivan faŝistigon de la Asocio, ne haltonte antaŭ ĝia disrompo. En ĉi tiu laboro brave helpas al ili la akademia senato.
V i l n a s t u d e n t i n o.
¹ Laŭ juda rito preparita.
K-doj el blankaj landoj!
Materialon por nia paĝo sendu aŭ per redakcio de «S-ulo» aŭ pere de Sekci-Sekretario K-do H. Muravkin (Berlin).
Ni volonte uzos viajn artikolojn!
— pàgina 9 —
SENNACIULO 33
TRA ESPERANTIO
INTER NI
— Mi pripensadis viajn dirojn pri dogmo k dogmiĝo. Konfesi mi ja devas, ke fakte mi iom tro rapide legis — k decidis pri la legaĵo. Viaj klarigoj certe estas akcepteblaj. Tamen mi ankoraŭ opinias, ke ekzistas ia danĝero en tio, ke estu permesate en SAT pridubi, pridiskuti ĉion. Povas pro tio estiĝi malagrablaj disputoj. Ĉu ne estus preferinde limigi la kampon al simpla informado, al nura konigo de faktoj?
— Ĉu vere vi kredas, ke tia limigo sufiĉus por forigi ĉian eblon pri disputoj? Mi firme opinias, ke per nura menciado de faktoj oni ankaŭ povas naski tre akrajn disputojn. Pripensu: eĉ statistikuloj ne ĉiam interkonsentas pri nombroj k malpli pri la maniero, laŭ kiu ili estas prezentitaj. Legantoj ja povas esti malsame influataj de samaj nombroj laŭ tio, ke prezentis ilin malsamopiniantoj.
Raporti nur pri faktoj? Vera senpripensaĵo! Sufiĉas legi ĉiutagajn ĵurnalojn por konstati, ke samaj faktoj estas raportitaj tre malsame.
Sed faru mem jenan eksperimenton: Surstrate okazis akcidento, aŭ du homoj disputis k interbatiĝis. Kvindek personoj ĉeestas k vidis proprokule. Nu, pri la okazaĵo demandu al tri aŭ kvar personoj hazarde elektitaj k vi konstatos, ke neniu respondos al vi same, neniu vidis la «faktojn» sub sama aspekto.
Ĉu vi do ne scias, ke eĉ per fotoj oni povas artifike aliĝi «faktojn»? Faktoj! faktoj! Sed ekzistas milionoj, k temas elekti inter ili. Fanatikulo, dogmulo ĉiam scipovos elekti «faktojn», kiuj atestos por lia kredo.
Malmulte da homoj kapablas observi k raporti objektive. Ni sekve devas celi kreskigi objektivismon ĉe homoj. Se sufiĉe da SAT-anoj sukcesus akiri tian kapablon, tio estus bono, profito por ĉiuj partioj, por ĉiuj tendencoj. Ĉiuj ja havas intereson esti ĝuste informataj pri la vera stato de la viv-, labor- k batalkondiĉoj de la laboristaro en la tuta mondo.
Oni devas bone scipovi fari diferencon inter la ĉefa agado de partio k tiu de SAT. La unua precipe agitadas por altiri al si la plimulton da laboristoj. La rimedoj por agitado estas tute aliaj ol por edukado. Kutime forestas objektiveco en agitado. Ĝi parolas pli al la sentoj, al la koro ol al la racio.
SAT ne devas agiti politike: ĝia tasko povas esti nur eduka. Pri tio ni ĉiuj interkonsentas. Sed, fulmotondro! ĉu finfine oni komprenos, ke por eduki oni devas uzi taŭgajn rimedojn — k ne ekzistas aliaj, ol tiuj pri kiuj parolas nia Statuto.
Mi estas konvinkita, ke ĉiuj saĝaj gvidantoj de ĉiuj klasbatalaj partioj povas kun tio konsenti. En mala okazo, tiuj gvidantoj fakte ne celus edukadon, sed dresadon, encerbigon de dogmoj. Se ekzistus tia partio, ĝi ne celus la bonon de la Laboristaro k sekve ne povus de ni esti atentata. E. L.
EL LA ADMINISTREJO
Antaŭ kelka tempo «Heroldo de Esperanto» sendis al ni kvanton el niaj akcibiletoj, kiujn ĝi ricevis de niaj sovetiaj K-doj por aboni al tiu gazeto. Per tio ni atentigas niajn K-dojn en Sovetio kaj samtempe ankaŭ la administrejon de «Heroldo», ke niaj akcibiletoj ne estas notitaj en la kurztabelo kaj sekve ankaŭ ne valoras kiel ĝeneralaj pagiloj. Niaj akcibiletoj sole validas en interrilatoj kun la administrejo de SAT unuflanke kaj aliflanke kun ties aĉetanto. Koncize dirite, oni ne povas pagi per niaj akcibiletoj ion ajn e k s t e r l a k a d r o d e S A T. Estonte ni do malakceptos tian pagmanieron.
Ofte okazas, ke klientoj kaj eĉ membroj mendas librojn kaj gazetojn pere de librejoj. Ĉi tiun mendmanieron ni neniel ŝatas. Niaj klientoj klopodu rekte mendi siajn bezonaĵojn en la administrejo de SAT, ĉar per tio ili estas pli rapide servataj ol per librejoj. Vi sciu, ke la librejoj ĉiam postulas la plej altan rabaton, kiun ni kompreneble ne povas doni pro niaj tre moderaj prezoj. — En 11 landoj ni havas poŝtĉekajn kontojn, kaj ĉi tiu pagmaniero estas la plej bona, facila kaj malmultekosta. Estas rekomendinde, sur la korespondan parton de la pagkarto koncize noti la celon de la pago (multaj forgesas tion, opiniante, ke ni havas bonan flarsenton, kaj konsekvence ni ne povas prilabori tian mendon). Per tio oni povas ŝpari la apartan skribadon kaj afrankon.
Niaj Gek-doj en Sovetio bonvolu nur pagi monon por SAT al CK de SEU, poŝtkesto 630, Moskvo. Se vi pagas al alia persono aŭ instanco, vi nur prokrastas vian mendon.
En landoj, kie ni ne havas poŝtĉekajn kontojn, oni prefere sendu monon nur en registrita letero aŭ per poŝtmandato, neniam en simpla letero. Per la lasta procedo vi ne nur riskas perdi vian monon, sed senkonscie edukas malrezistajn elementojn ĉe la poŝto al ŝtelado.
Laŭ nia nove aranĝita librotenado ni facile povas instali por iu ajn kurantan konton, kaj ni aparte konsilas tion al niaj klientoj en landoj, kie ni ne havas poŝtĉekajn kontojn. Estas rekomendinde, ke tiuj K-doj, kiuj deziras tian kurantan konton ĉe SAT, pagu iom pli grandan sumon al konto, pri kiu ili ĉiutempe povas disponi. Kiam la kontokredito elĉerpiĝas, ni informas la koncernan konto-havanton. Per tiu procedo niaj K-doj en eksterlando ne bezonas ĉiam sendi malgrandajn sumojn kaj elspezi dumjare multan afrankon. Sufiĉas skribi simplan poŝtkarton kun la noto, ke la adm. skribu debete en via konto la sumon de tiom da mk. g. por jena mendo…
LA UKRAINIA ESP. MOVADO PLIVIGLIĜOS
La esp. movado de Ukrainio ĉiam havis multe pli da o f i c i a l a j sukcesoj ol eĉ la esp. movado de aliaj sovetrespublikoj: Jam en 1920 la Popol-Komisario por Klerigo decidis fondon de (ŝtataj kaj ŝtat-subvenciataj) esp. sekcioj ĉe la organizoj por popol-klerigo, sed tiu sukceso estis efemera. La problemo pri enkonduko de esp-o en lernejo estis ĉi tie diskutita jam delonge.
La praktika apliko de esp-o sur la kampoj pedagogia (revuo «Vojo de Klerigo») kaj ateista (revuo «Senkredulo» = «Bezvirnik») estis jam efektivigita delonge. La intersindikata centro (1926) agnoskis esp-on kaj decidis ĝin helpi morale, kaj, laŭeble, materie, kio ne okazis en aliaj respublikaj centroj.
Tamen, spite tio, la movado ruĝverdula en Ukrainio progresis ne tiom, kiom tion ebligis la oficialaj cirkonstancoj. La movado viglis (relative!) en Kiev, Dnepropetrovsk, Odesa, Kremenĉug, Krivoj-Rog, Lugansk, sed tiuj sukcesoj estis ĉiam tro malgrandaj kaj malmultaj.
La kaŭzo de tio, ke la favoraj oficialaj cirkonstancoj estis ĉiam malmulte utilantaj por nia movado, estis grandparte la neregula funkciado de l’ ukrainia esp. «centro»: la Ukrainia Komitato de SEU.
Nun, per kelkaj reorganizaj paŝoj (kuniĝo de Ĥarkovaj kaj Kremenĉugaj fortoj, plivigliĝo de l’ Ĥarkova SEU-organizo ktp.), oni intencas renormaligi kaj plireguligi la funkciadon de l’ Ukrainia esp. organizo. La unuaj taskoj de l’ Ukrainia Komitato estos:
- Krei en Ĥarkovo fortikan esp. bazon kun bona „por- kaj peresp-a agado; 2. Organizi regulan respondadon al ĉiuj filioj de SEU kaj interesiĝantoj pri esp-o kun normala informado pri la eventualaj novaĵoj de la movado; 3. Eldonigi esp. lernilon, vortarojn (por ukrainlingvanoj) kaj ukrainlingvajn broŝurojn pri la div. esp. temoj (unu broŝuro pri peresp-a koresp-ado de kom. junularo jam estas mendita al ni); 4. Klopodi por fondo de SEU-filioj en ĉiu distrikto de Ukrainio. — Unu el la plej komplikaj taskoj estas bona peresp-a funkciado. Sen la helpo de l’ tutmonda SAT-anaro ni neniel povos ĝin efektivigi. Ni alvokas la K-daron al konstanta kunagado kun nia Komitato. Ni petas la agemulojn kaj helpemulojn konsideri jenajn taskojn:
a) ĝustatempan alsendon de leteroj kaj artikoloj, kolektivaj kaj asociaj salutoj al la 12-a datreveno de Oktobra Revolucio (ne pli malfrue ol fin-oktobre); b) alsendon de junlaboristaj leteroj kaj artik. okaze de 10-jara jubileo de Kom. Junulara Internacio (sama datlimo); c) alsendon de leteroj aŭ art. rilatajn al la datreveno de l’ 9-novembra (germ.) revolucio (ne pli malfrue ol fru-novembre); d) venigon de katalogoj, librolistoj, specimenoj k. s. de k a t o l i k a j pollingvaj presaĵoj (libroj, revuoj, agendoj ktp.), tasko, farenda por tre grava lab. organizo; e) venigon de ĉiukulturaj
— pàgina 10 —
34 SENNACIULO
objektoj, malnovaj aŭ malnecesaj por la posedanto (preĝlibroj, kalendaroj religiaj, biblioj, karikaturoj ktp.) por speciala ĉi tiea Muzeo kontraŭreligia. Precipe bonvenaj estas kultobjektoj kaj presaĵoj de ekstereŭropaj religioj kaj sektoj (Oomoto, bahaismo, mahometismo, afrikaj idolkultoj). Pri objektoj malfacile pakeblaj antaŭe interkonsentu kun ni. Ni antaŭdankas niajn kunlaborantojn. L a U k r a i n i a K o m i t a t o d e S E U.
EĈ ĈIUTAGA DISAŬDIGO ESTAS EBLA!
La radio-sendejo en Ĥarkov (ĉefurbo de Ukrainio) konsentas disaŭdigi en e s p – o diversajn informojn (politikajn, kulturajn k. c.) por la tutmonda laboristaro. Ĝi eĉ konsentas fari tiun informadon ĉiutage po 15 minutoj. La ondlongo ebligos la aŭskultadon en Meza k Okcidenta Eŭropo. Sed la afero dependas de vi mem, karaj legantoj! Necesas, ke vi venigu grandkvante poŝtkarte petojn aranĝi tiujn disaŭdigojn senprokraste k plej ofte. Sur la poŝtkartoj skribu, kia horo estas por vi la plej oportuna por aŭskulti. Ankaŭ notu, kiaj temoj estas precipe interesaj por vi. Adr.: Radio-Stancia, ul. Svobodnoj Akademii, Ĥ a r k o v (USSR). L a U k r a i n i a K o m i t a t o d e S E U.
LAŬ KIA METODO ONI DEVAS INSTRUI ESPERANTON?
Mia samtitola artikolo en n-oj 253/54 ekscitis multajn polemikajn kontraŭparolojn. Tial mi deklaru jenon: Mi neniam intencis ofendi pastron Ĉe, nek iun alian esp-iston, kiu propagandas aŭ instruas nian lingvon. La aludo pri «vojaĝo al la luno» estis nur atentigo al la aŭtoro, kiu esperis laŭ la Ĉe-metodo dum tri jaroj povi instruigi preskaŭ 4 bilionojn da esp.-lernantoj sur la tero. Tia matematika kalkulado iluziigas pri atingeblaj rezultoj en nia movado. Mi kredis, ke la aŭtoro per sia projekto ŝercas pri la Ĉe-metodo, k tial mi respondis same ŝerce. Per tiu deklaro espereble foriĝos ĉiuj miskomprenoj rilate al miaj linioj¹.
En Svedio troviĝas multaj pli malpli bonaj lernolibroj, sed neniu el ili varbas por SAT nek por la sveda LEA k ĉiuj propagandas por UEA k la Sveda Esp. Asocio. Sekve, kiam la lab. lernantoj finlernis, ili havas en la kapo nian lingvon, kiu povas tre utili al ili, sed paralele al la lingvo, ili ankaŭ havas burĝajn dozojn, kiuj povas tre malutili al ili. Krome, ili bezonas sintezan lernolibron, kiu nepre apartenu al ilia organizo k propagandu por niaj celoj. Kiam la francaj lab. esp-istoj finlernis laŭ sia libro, ili ne bezonas kuri ĉi tien aŭ tien por ekscii: Kio estas SAT? Kio estas «S-ulo»? Kio estas «La Nova Epoko»? Kion mi devas fari por aliĝi? ktp. Ili simple konsultas la lernolibron, k ĝi indikas al ili la sekvendan vojon. Dume en Svedio ili bezonas glui reklamilon sur la paĝojn de burĝaj lernolibroj, por propagandi la esp. lab. celojn aŭ verkojn al la lernantoj. S o a r e s (6727)
¹ Tiu ĉi deklaro estis koncizigita de ni pro sia multvorteco k troa longo. Tamen ĉio esenca el la manuskripto de S. troviĝas en supra resumo. — R e d.
PRI LA ECOJ DE KURSGVIDANTO
D e f e n d – a r t i k o l o
Laŭ sia letero en «S-ulo» n-o 251 mia samurbano k samgrupano K-do Saville ŝajnas esti havinta malsukceson kun siaj grupstudantoj. Kaj nun li stariĝis sur la monto Sinai k proklamas al siaj kunsuferantoj, aliaj grupinstruantoj, ke gruplernantoj estas maltaŭga aro da personoj, kiuj ĉiam scias pli multe ol ilia instruanto, rifuzas respondi demandojn k ĝenerale traktas la instruanton kiel ordinaran homon k ne kiel sanktulon. Tial K-do Saville proponas, ke ni importu esp-istojn aliurbajn aŭ pli bone eĉ alilandajn, kiuj estus pli respektataj.
La trovoj de Saville bedaŭrinde estas eraraj; ili sonas pli kiel esprimo de persona sento ol logika rezulto de vere ekzistantaj faktoj. Por perfekte instrui maturaĝan grupon necesas, ke oni komprenu la karakteron de la grupo, laŭ tio psikologie agordu ĝiajn anojn k penu uzi instrumetodojn, kiuj plaĉas al la kursanoj. Obstine insisti, ke la kursanoj sekvu personajn metodojn de instruanto, kvankam kontraŭ sia konsento, estas maniero historie forpasinta k praktike neefektivigebla. Laŭ la plej modernaj instrumetodoj la instruanto estas nur gvidanto laboranta k u n la studantoj kiel helpanto. Li devas observi la tendencojn de siaj lernantoj k elekti metodojn laŭ ili. Li estas kunlaboranto k ne altestaranta superulo. Tiu metodo estas rekomendita de la plej gravaj nuntempaj pedagogoj k aparte aplikiĝas al klasoj el plenaĝuloj.
K-do Saville akuzas lernantojn ne respondantajn al instruaj demandoj. Laŭ li ili timas montri sian nescion. Tio estas eraro. Plej ofte oni rifuzas respondi ne povante konsenti al nepraktikaj metodoj de instruanto.
Se instruanto volas sukcesi, li devas labori el la vidpunkto de siaj lernantoj k ne de sia obstino. Ankaŭ li ne devas esti alimondano. Kontraŭe, persone konante siajn lernantojn, li povas pli trafe labori. Maljuste K-do Saville parolas tiel malfavore pri nialokaj esp-istoj. Ili estas sufiĉe diligenta grupo, eĉ se ili ne konsentas iafoje kun sia grupestro. 12 452 (N o v j o r k o).
ĈU ELLERNO DE ESPERANTO ESTAS FACILA POR LA PROLETARO?
Mi aŭdis, ke ĉiuj esp. kursoj, kiuj estis organizitaj en V o l o g d o (Sovetio), bedaŭrinde restis senrezultaj. Krom unu konatulino, kiu ne deziras esti ano nek de SEU, nek de SAT, mi estas la sola loka esp-isto. Kial esp-o, kiu estas tiom oportuna, facila k simpla, ne disvastiĝas konsekvence en la proletaj amasoj? Mi opinias, ke ne dekoj da miloj el tutmondaj popolamasoj, sed dekoj, centoj da milionoj devus studi esp-on!
Sed mi havas la certan konvinkon, ke la kialo kuŝas en tio, ke Plena Esp. Vortaro enhavas nuntempe tro da radikvortoj, el kiuj multaj estas kun samsignifa senco. La grandega kvanto da radikvortoj (nun pli multe ol 25 mil) malfaciligas ellernon de esp-o. Ĉiujare plimultiĝas la kvanto da tiuj radikvortoj. Baldaŭ niaj vortaroj enhavos ĉiun vorton de ĉiuj okcidenteŭropaj popoloj; poste enkondukiĝos eble vortoj de aziaj amasoj. Nu, ĉu tiam esp-o estas simpla, facila lingvo por la proletoj? Ĉu tiam ne limiĝos la studado je rondo el poliglotoj? K-doj, pripensu tiun problemon! S. P e l e v i n (7963), Vologdo, Sov.
DENOVE IOM PRI ESPERANTO-TEATRO
Ĉar mi estas iniciatinto pri la surpaĝigo de esp-teatra demando, mi havas nek oficialan, nek moralan rajton esti tiurilate indiferenta. Do, mi estas devigita respondi al K-dino E. K. L., kies sekvan artikolon vi, mi kredas, tralegis en n-o 255 (pĝ. 479) de «S-ulo».
Dum legado de tiu artikolo mi ridegis pro ĝia mokema maniertono. La artikolo en sia unua parto similas bonan felietonon spritan! Mi estas dankema al K-dino E. K. L., kiu la unua akceptis mian proponon pri diskutado de l’ demando internaciteatra k kiu eĉ eldiris kelkajn proprajn pensojn…
Tamen, ridante mi ne intencas forgesi, ke K-dino E. K. L. kelkmomente miskomprenis min. Tio ne estas bona! Bonvolu do vidi konvenajn faktojn!
Ŝi unuflankiĝis al cirko kaj, ŝajnas, per ĉiuj fibroj de sia animo malestimas cirkaĵojn. K-dino E. K. L. devas ĉiam memori, ke multaj cirkaj numeroj (eĉ burleskulaj! Ne timu, la K-dino!) estas iam treege spritaj k bonarte plenumataj. Pro la lasta cirkonstanco pli bone estas atingata la kompreno de l’ aŭskultant- k rigardantaro. Vi ne miskomprenu min denove!
Mi mem ne estas cirkamatoro precipa aŭ eĉ cirkartisto. Male, mi estas dramkomediamatora aktoro. Mi samgrade respektas ĉiujn specojn de l’ proleta arto sursceneja k surarena. Tio signifas, ke mi estas allogata de ĉiuj prezentaĵoj, kiuj estas bonartaj.
K-dino E. K. L. sarkasmas, ke mi ne diris eĉ unu vorton pri marionetoj. Jes, mi bedaŭras pri tio, ĉar marioneta teatrospeco ankaŭ estas taŭga por ni, esp-istoj!… Por ni estas pli grava d e c a e n h a v o. La lastan ni povas diversmaniere priformi teknike k allogi pere de plenumo la aŭskultantojn.
Por informo al K-dino E. K. L. mi komunikas, ke 1. serpentoj ekzistas n e n u r verdkoloraj, 2. burleskulo-spritulo estas por ni ankaŭ bona kapablulo, antaŭenpuŝonto; 3. ĉu zorganto pri sovaĝaj bestoj, dresisto ne povas esti esp-isto k nia K-do k samfrontproleta batalanto, ĉu inter ili ne ekzistas revoluciuloj?
Sufiĉas!
Mi konsentas kun K-dino E. K. L. pri tio, ke internacia teatraĵo estu ebla por prezentado ĉe diversnacianoj; tamen ni povas iam tute hazarde maltrafi sukceson pro unueco, senoriginaleco k
— pàgina 11 —
SENNACIULO 35
ĉiama stampeco de l’ teatraĵo. La lasta ne estas laŭdinda!
Ni, geaktivuloj, devas — ĉu individue, ĉu kolektive — verki iun aktualan k bone akceptatan teatraĵon. Mi jam havas komedian skizon de la lasta, kiu, mi esperas, estos egalinteresa por ĉiuj SAT-anoj pro ĝiaj specifaj ecoj.
Finfine mi denove substreku nian devon havi teatraĵojn n e n u r dramkomediajn, sed ankaŭ aliartspecajn. Nur kiam ni estos pli elastaj k universalaj, ni posedos rimedon por pli bone disvastigi plenumotan laboron de esp. teatro. Mi kredas, ke la temo estas interesa por la plimulto da geaktivuloj. Pro tio la gelegantoj ne estos «surdmutaj»: ili nepre diros sian vorton, sian opinion por konkretigi praktike la demandon k finfine solvi ĝin. S k o r, L e n i n g r a d.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Novaj LEA-grupoj fondiĝis en Magdeburg, Hagen (Vestf.), Ginsheim (ap. Mainz), Oberhausen (Rhld.). — SOVETIO. Ĥarkov. La SEU-aktivularo elektis novan distriktan organizan komitaton de SEU, kiu komencis la revigligon de l’ loka movado. Esp. rondetoj fonditaj ĉe redakcio «Ĥarkovskij Proletarij» (lernas 15 komjunuloj, gvidas K-do A. Pogorelov) k ĉe fabriklernejo de Vestfabriko «Tinjakovka», gvid. K-do Blajko. La rondeto nombras 30 komjunulojn, sed krome sin anoncis ankoraŭ 32 K-doj, kiuj postulas la fondon de dua kurso. — Kremenĉug. Ekfunkciis sub la aŭspicioj de Kulturfako de Intersindikata Konsilantaro k Distr. Kom. de Komjunularo kursoj («seminario») por intern. korespondado k esp-o. La afero estas gvidata de l’ Esp. Konsultejo. La gvidantoj ricevas porinstruan pagon de l’ Intersind. Konsil., lernilojn pagas la sindikatoj. La kursoj estas aranĝitaj por 65 K-doj, delegitoj de l’ sindikatoj, komjun., IRH, Senkredula Unio, SEU-filio. — Novogeorgievsk (Kremenĉ. distr.). Komjunula esp. rondeto fondiĝis ĉe la Metiista Klubo. La 10 aliĝintojn instruas K-do Ignatoviĉ.
KOMUNISTOJ! GEK-DOJ! ATENTU!
Al ĉiuj komunistaj Gek-doj, estantaj membroj de SAT k LEA-oj (escepte Sovetio) estis sendita — per poŝto — alvoko por registriĝi en la Internacia Komunista Esp-ista Frakcio el membroj de SAT k LEA-oj. — Nun ni petas ĉiujn Gek-dojn plej baldaŭ aranĝi la aferon k resendi la «Registrilo»-(j)n al la suba adreso.
La Gek-doj, kiuj ne jam ricevis «Registrilo»-n, sciigu siajn adresojn al: E s p e r a n t o – F a k o, Czermaks Garten 4/2, L e i p z i g C 1 (Germ.).
Atendante la aktivan laboron de ĉiuj kom. esp-istoj en la tuta mondo, mi restas kun rev. salutoj la via:
La komisiito de kom. esperantistoj en la tuta mondo.
Leipzig, 3. 10. 1929.
[BILDO p.11 | 35,8,62,14] Desegnaĵo: malfermita libro kun plumo kaj papervolvaĵoj, kiel kapornamo de la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Leo Tolstoj, Ĥodinka. Kun antaŭparolo de N. Modenov, aldono de V. M. Friĉe pri L. Tolstoj kiel moralisto k dua rakonto: Nikolao la Bastonulo. Trad. Javoronkov, Jeltov, N. N. Eld. «Biblioteko de Sennaciulo», vol. 8, ĉe SAT Eldona Kooperativo, Colmstr. 1, Leipzig O 27. 64 pĝ. Form. 11×15 cm. Prezo: 0,60 mk. g.
Ĥodinka: dum kronad-festo por Nikolao II., anstataŭ ĝojo sur la Ĥodinka-kampo, multmortiga katastrofo superŝutis per sango la novan caron.
Maljunaj gesuperstiĉuloj balbutis, ke tiaj malfeliĉoj estis diaj aŭguroj pri teruroj dum Nikola-a regado: AŬGURO estis la fakto, ke Nikolao II. estis samtempe sensenta, superstiĉa, kruela, vera degenerulo, — ke li regis (aŭ pli ĝuste estis regata) en diboĉa, malklera, kruela kortego. Ĉiujn «akcidentojn» de lia regado naskis la sentaŭgeco kaj kruelo de li kaj lia kortego, la mankoj de monarĥia reg-sistemo, kiu transmetas povon decidi pri 150 milionoj da homoj, en la manojn de tiaj sentaŭguloj.
Tute ne necesis la «mano de dio».
Ni danku la hazardon: Leo Tolstoj skribis rakonteton pri la Ĥodinka-katastrofo. Dank’ al tio, ni posedas vivoplenan bildon pri la sociaj kondiĉoj en tiu jaro 1896, pri tiu malfeliĉego, kiu rezultis de sentaŭga aranĝo per caraj oficiroj.
Ideoj de Leo Tolstoj estas ofte diskutindaj, stranga mikso de naivaĵoj kaj profundaj pensoj. Sed lia skribmaniero, pentroforto, estas potencegaj. Lia sincero konkiras ĉies simpation. Jen granda ulo, baraktanta inter eraroj de sia tempo, venke ĵetanta teren multajn superstiĉojn, venkita de aliaj superstiĉoj, kiel flugisto post sennombraj danĝeraj faloj mortas en eta ĉasakcidento.
La enkonduko de N. M o d e n o v estas tre bona, klariga. Fina artikolo de Akademiano V. M. F r i ĉ e «L. Tolstoj kiel moralisto», estas… akademiana. Sed atentu, eldonistoj: ne fariĝu ridindaj, kiel tiuj pedantaj latin-profesoroj, kiuj eldonas la «Leterojn al Lucilius» de Seneka: 30 paĝoj de Seneka, 90 paĝoj de la sinjoro profesoro-eldonanto.
Paĝoj de Tolstoj: 30. Paĝoj de komento: 28. La «Her Profesor» ne havas ankoraŭ sian egalon, kaj tre utilas la tre dokumentplenaj komentoj de N. Modenov kaj V. M. Friĉe. Mi pli protestus, mi jam protestis, pro manko da klarigoj, en esp-aj tradukoj, klarigoj pri la prezentata verko, klarigoj pri la jarcento, la deveno, la karaktero de la aŭtoro. Sed ni observu ĝustan proporcion. J i e f.
Korektoj. En n-o 261, pĝ. 6, 2-a kol., lin. 23 de supre, oni legu «lumbopendaĵojn» (anst. lumo…); pĝ. 11, 1-a kol., lin. 18 de supre, legu: disvolvo (anst. disvolo).
Nekrologo
SAT-anaro funebre eksciu pri morto de l’ agema kaj sindona K-dino
DARIO KOZIRKOVA SAT-ano 9716
Ŝi mortis pro malsano en sia 19-a vivjaro. Ŝi estis sekretario de Regiona Komitato Esperantista en Nikolsk-Usurijsk (Sovetio).
Honoron al ŝia memoro!
Panĉenko (SAT-ano 9480).
MEMORNOTO
Represis el «La Nova Epoko»:
L e M a t é r i a l i s t e, Bruselo, aŭg.-sept. (Pri pasko).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
S i g n a l e n, Stokh., 26. 9.; L e R é v e i l O u v r i e r, Nancy, 28. 9.; T r a v a i l, Lyon, 28. 9.; S u n d a y W o r k e r, London, 29. 9.; I T F – b u l t e n o, Amsterd., 15. 9.; D r e s d n e r V o l k s z t g., 4. 9., 14. 9., 19. 9., 21. 9.; L e P e u p l e, Bruselo, 15. 9.; N e w Y o r k T i m e s, 8. 9.; D a i l y W o r k e r, Novjorko, 31. 8.; C o m m o n w e a l t h C o l l e g e, Mena, Usono, sept.
Pri la SAT-Kongreso raportis:
L a b o r N e w s, Novjorko, 14. 9.
Peresper. materialon enpresis:
T r a v a i l, Lyon, 31. 8., 7. 9., 14. 9.; L e C r i d u P e u p l e, Clermont-Ferrand, 14. 9.; L’ E c l a i r e u r d e l’ A i n, Oyonnax, 15. 9.; K i e v a P r o l e t o, 14. 8.; P r o l e t a P r a v d a, Kiev, 13. 7.; D e T r i b u n e, Amsterd., 27. 8., 3. 9., 5. 9., 19. 9., 20. 9. A b e l k u l t u r a P r a k t i k o, Moskvo, n-o 8/9 (ankaŭ en esp-o); D a i l y W o r k e r, Novjorko, 31. 8.
NIA POŜTO
15 123. — Via artikolo pri esp. movado pli taŭgas por vialanda gazeto, ol por «S-ulo»; vian alian artikolon ni enmetos okaze, sed ni devas tamen averti vin, ke ni posedas abunde materialon pri Sovetio.
10 580. — Surskribu nur unuflanke la manuskriptojn por la presejo. Adm. afero por ordigo komunikita.
14 225. — Bedaŭrinde via kanto ne estas presmatura poezio. Laŭ la muziknotoj vi ja provis pravigi la neregulan ritmon, sed vi eĉ ne sukcese adaptis la parolojn al la sonoj. Sekve verku prefere ion en prozo. Pri la anonc-afero ni ne estas informitaj. La «kunflugo» havas tro lokan karakteron por esti aperigata en «S-ulo». La art. en n-o 259 pri pionirkunvenego estas multe pli klariga por informiĝemuloj ol via noto pri nura fakto.
14 435. — Vi devas turni vin pri konsilo al la red. de «Scienc-Kult. Pĝ.», ne al ni. R e d.
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
— pàgina 12 —
36 SENNACIULO
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
— Junular-grupo dez. koresp. kĉl, L, PI, fotoj. Nepre resp. Adr.: F. Ŝmidt, Matznerstr. 15/6, W i e n 13.
GERMANIO
K-do Paul Renters, jr., S c h w e l m, L o h i. W e s t f., dez. koresp. pri ĉ. temoj, PK, gaz. Resp. garantiata.
K-do Alfred David (pentristo), Goretzkistr. 1, O p p e l n, dez. koresp. kun samprofesiistoj. Resp. garantiata.
K-do G. Aster, Weddigenstr. 14, L e i p z i g N 25, dez. koresp. pri ĉ. temoj, kĉl., L, PK, PI, PM. Certe resp.
HISPANIO
K-do Jozefo Amenós, str. Fitlandia, 8, bajos, B a r c e l o n a (Sans), dez. interŝ. PI kĉl. Gek-doj.
SOVETIO
K-do Anatolio Zanadvorov (komunano, 24 j.), P. O. K i p r i n o, Komuno «Marat», Kamensk. okr., Siberio, dez. koresp. kĉl.
K-dino V. Mireckaja (17 j., komencantino), Uĉiliŝĉnaja, 4, S k v i r o, dez. koresp. kĉl. por perfektigi sin en esp., L, PI. Resp. garantiata.
K-do Zavadskij-Krasnopolskij, Studjonaja gora, 48, V l a d i m i r, dez. koresp-adon kun K-doj, sciantaj armenan k kartvelan lingvojn. Ĝis hodiaŭ mi ricevis neniun leteron.
K-do Boriso Pokrovski, Trudovaja, 27/6, V o l s k, Nij. Volj. Kraj., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
Ateistoj de ĉiuj landoj! — Rondeto de ateistoj dez. koresp. kun laboristoj ĉl. pri ateistaj temoj. Certe resp. Adr.: Fervoja laborista klubo de Ĉumak, N i k o l s k – U s u r i j s k, Siberio.
K-dino O. Lesnikova, Vakzal prot tovar. dvora, N. 8, N i k o l s k – U s u r i j s k, Siberio, dez. koresp. kun komjunularo k laboristaro ĉl., pri ĉ. temoj. Certe resp.
— Al ĉiu sendinta al mi lingvoscienc-, lern-, vortarlibron en esp., germ., fr., angla., hisp. lingvoj mi sendos 100 k pli PM rusajn. Adr.: K-do Viktoro Falin, V. O. 7 linio, 36, L e n i n g r a d.
Junkom-ista ĉelo k lernejo dez. koresp. kun ĉeloj lab., lernejaj kĉl. Adr.: M o s k v o, 21, B. Pirogovskaja, 11-a, 6-a lernejo, ĤONO al ĉelo de V.L.K.S.M. — Resp. garantiata.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla
— Junkom-ista ĉelo dez. koresp. kun junkom-istoj el ĉl. Adr.: K-dino Garanina, pl. Revolucii, 1/21, Hlebocentr., M o s k v o.
K-do Ŝ. Usmanov, ĉefpoŝtejo, Poste restante, M o s k v o, dez. koresp. kĉl. pri esp. movado, pref. el orientaj landoj.
K-do J. Matveenko (21 j. oficisto), Ĉapajevskaja, 71/3, S a m a r a, dez. koresp. nur kun ekstereŭropaj Gek-doj (pref. japaniaj) pri junular-movado, vivkondiĉoj, liberpens-, literat- k art-demandoj, L, il. gaz., afiŝoj. Resp. garant.
[REKLAMO p.12] LA KOLEKTIVO de Vorsma laborista kooperativo por montri solidarecon de l’ tutmonda Proletaro en la 12. datreveno de Okt. Revolucio kaj instali pluan interligon, PETAS alilandajn esperantist. proletojn kaj lab. organizojn SENDI SALUTLETEROJN al adreso: USSR (Sovetio), VORSMA, Niĵegorod. Kraja, Muromskogo okruga, Ĉ. R. K.
K-dino O. Varava, ul. Artema, 5, S t a l i n o, Donbass., dez. koresp. pri ĉ. temoj kun IRĤ-istoj k geinstruistoj el ĉl. Resp. garantiata.
K-do A. Jurgensen, 8 linio, 62, S t a l i n, Donbass, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, prec. kun lab-istaro de Germ., Anglio, Italio, Balkanlandoj, Ĉinio, Japanio k Hindio, interŝ. librojn.
— La Stalina distrikta komitato de SEU organizas al Int. Junul. tago k 12-a jubileo de Okt. revolucio ekspozicion intern. Ni petas ĉl. Gek-dojn k esp. organizojn sendi al ni materialojn. Kontraŭe ni sendos interesan mat. el Sovetio. Adr.: S t a l i n o, Donbass., 2 linio Dom kulturi, Okr. Kom. de Sovet-resp. Esperantista Unio.
Sovet-Ukrainio
Ĉelo de junkomunistoj de minejo je nomo «Ĉubarja» dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: St. I n g u l e c, Jekater. j. dor., rudnik im. «Ĉubarja», Rabklub, jaĉejka komsomola.
SAT-anaro atentu! — En oktobro okazos grandaj festoj pro la 5-jara datreveno de fondiĝo de Turkmena Respubliko. Sendu gratulojn el ĉl. Ĉio estos rekompencata per vidaĵoj el Turkmenio. Adr.: A ŝ ĥ a b a d, Stavropolskaja, 22 al A. Jadlovker.
K-do Viktorov-Ĉeĥoviĉ, Klovski spusk 2, K i e v, kaj liaj gekursanoj sendas Sovet- k ukrainaĵojn kontraŭ esp-aĵoj k cet. Nepre resp.
K-do Boriso Miropolski (metalisto), Proletarska 41, mobl. kamn. 23, K i e v, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. gar.
— «Komjunularo de Petrovka, dez. konst. koresp. kun junularo el ĉl. Resp. garantias. K-do I. Carovski, Bazarni pr. 2/4, P e t r o v k a – K i e v.
— Junkomunista ĉelo Kolektiv «KSM», Elektro-Stancia, K r e m e n ĉ u g, dez. koresp. kun jun. kom. (individue k grupe) pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
ATENTU!
Dum la 7./8. novembro nia profunuiĝo de sovet-ŝtataj k komercaj oficistoj aranĝos ekspozicion, dediĉitan al internacia interligo. Ĉiulandaj organizoj k apartaj Gek-doj helpu nin. — Sendu salutleterojn, kiuj estos legataj en amasaj kunvenoj, sendu il. gaz., jurnalojn, propagand-afiŝojn, flugfoliojn ktp. k. s. Sendu ĉion! — Ĉiuj sendintoj tuj estos rekompencitaj laŭ siaj deziroj. — Skribu abunde al adreso: Klubo de Vorovskij, Samara, Sovetio, Placo de Revolucio. Al K-do J. Matveenko.
SOVET-UKRAINIO
SEU-ĉelo ĉe Laborklubo de minejo je nomo «Ĉubarja» dez. koresp. kun Gek-doj el ĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: St. I n g u l e c, Jekater. j. dor., rudnik im. «Ĉubarja» Rabočij Klub, jaĉejka esperanto.
[REKLAMO p.12] LA PROLETARA LERNANT-GRUPO DE HAMBURG-ALTONA aranĝos 10. decembro internacian diskutvesperon. Temo: «La Kristnaskfesto». K-doj! Partoprenu multnombre. La plej bela PI k la plej interesa letero estos premiataj. Respondo nur laŭ deziro. Ĉion sendu al Walter Behrmann, H a m b u r g 22, Berthastrasse 6, III (Germanio).
Kelkaj gesalajruloj (gevendistoj, geoficistoj) serĉas korespondadon en la tuta mondo kun samprofesianoj, kolektive aŭ persone, pri sindikata movado, vivo, kaj aliaj temoj.
K-dino Franciska Schemanski, B r e m e n, Columbusstr. 25, Germanio.
[REKLAMO p.12] Granda ĉiutaga Junulara Gazeto bezonas gekoresp. ĉiulandajn. La SAT-anaro tutmonda estas insiste invitata partopreni la koresp. Tujan resp. al ĉiu garant. la SAT-per. (11944) A d r e s o : VORONEĴ, Pevĉenskaja 6, al Sergiev Valento U S S R
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Portugalio — blankterora lando | 25—26 |
| La anglaj libertempoj | 26—27 |
| Kio estas la IWW? | 27—28 |
| Kozakoj | 28—29 |
| Seninterrompa laborsemajno en Sovetio | 29 |
| Notoj el Usono | 29 |
| Vilaĝa vartejo | 30 |
| Eksterordinara tago el mia vivo | 30 |
| Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo | 31—32 |
| Esperanto-Servo | 32 |
| Tra Esperantio | 33—35 |
| Korespondado, Anoncoj | 36 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 264, 24 d’octubre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 264 — APERAS SEMAJNE — 24. Oktobro 1929
[BILDO p.1 | 43,4,57,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
LABORISTAJ UNIVERSITATOJ EN SOVETIO
Ne estas mirinde, ke laborista klaso kaj ties bonstato estas speciale prizorgataj en Sovetio. Plialtigo de l’ kultura nivelo, pliklerigo de l’ laboristaro — jen unu el la ĉeftendencoj de l’ registaro tiudirekte. Kiel celatingilo tiurilate servas laboristaj universitatoj, — la nova institucio, ĵus antaŭ 3 jaroj aperinta en nia lando, kaj nun trovebla en ĉiuj niaj industri-laboristaj centroj. Prezenti al la legantoj iom da koncernaj informoj estas tasko de ĉi tiu artikolo. Estante instruisto de Ivanovo-Voznesenska lab. universitato, mi ĉerpas la materialon parte el mia propra sperto, parte el raporto de l’ universitata rektoro, K-do Melnikov, antaŭ nelonge reveninta post priesploro de ĉ. 10 tiaspecaj lernejoj diversregionaj.
Organizado
Ankoraŭ ne estas firme fiksita la ĝenerala celdirekto en lab. universitatoj: ja unuj precipe celas plian fakan kvalifikiĝon de siaj studentoj, aliaj, certe pli multaj, akcentas ilian ĝeneralan pliklerigon. Eniras universitaton ĉiuj gelaboristoj post ekzameno pri elementaj konoj en amplekso de 4-jara unuagrada lernejo. En la unua vico oni akceptas pliaĝulojn, kiuj siatempe ne sukcesis sin provizi je la scioj bezonataj. En Iv.-Voznesensko, por plifaciligi eniron en la universitaton al malpliinstruitaj laboristoj (precipe lab-inoj), oni organizis en somero k. j. 1½-monatajn kursojn propedeŭtikajn (= preparajn).
Programoj
Sendube la lernprogramoj varias po universitato. Por havigi ĝeneraltrajtan bildon pri ili, mi donu nur unu koncizan skemon — tiun de Iv.-Voznesenska universitato, kiu posedas du fakultatojn: la socian kaj la teknikan. La unua havas la faktojn: administro-ekonomian, kooperativan kaj sindikatmovadan, kaj la dua — mekanikan, elektro-teknikan, ŝpino-teksan kaj kemian. La tuta kurso daŭras 2 jarojn por la unua, kaj 3 j. por la dua fakultato. Dum tiu tempospaco oni studas diversajn (12 ĝis 16) lernobjektojn. — Ĝenerale oni uzas la programojn, ellaboritajn de Ĉefkomitato por politika klerigo. Cetere, jam nun la sperto montras, ke ĉi tiuj programoj ne estas komplete plenumeblaj pro sia multamplekso, des pli ke la studentoj posedas ordinare nesufiĉan antaŭan preparitecon. Do kutime oni estas devigata laŭnecese redukti ilin.
Lernprocedo
Nur kvar tagojn el la semajno studentoj estas okupataj dum 4 horoj potage. Du restaj semajntagoj (la dimanĉo aldone) estas rezervataj kiel parti- kaj klubtagoj.
Kompreneble, tre varias la instrumetodoj, konformiĝantaj al la cirkonstancoj, precipe en kunligo kun la karaktero de l’ lernobjektoj. Sed enkonduko de la plej modernaj metodoj provizore renkontas multajn barojn. Malakcelas la aferon ankoraŭa manko de propra aparta loĝejo, de sufiĉa instalaĵo kaj peraspektaj instruiloj, kelkiam de stabila-etata instruistaro. Troviĝas, ekz., universitatoj, kies instruistaro nombras je 70 p. (en Iv.-Vozn. 21 p.).
Pri lernaj progresoj de l’ studentaro plej ofte oni konkludas el periode aranĝataj individuaj ekzamenoj. Cetere, en nia universitato, konsiderante perdon de l’ lernotempo, ligitan kun similaj ekzamenoj, ni ne aplikas ĉi-lastajn, sed anstataŭe kontrolas niajn studentojn dum la lerna procedo mem.
Ĉiuj studentoj dividiĝas je 3 kategorioj, por kiuj la ĉiutagaj lecionoj estas aranĝataj ĉu matene, ĉu tage, ĉu vespere — depende de la fabrikaj dejorlaboraj horoj. Certe, tio ĉi grave komplikas prizorgon je bona aranĝo de l’ lerna hortabelo.
Vizit-elcento
Nur kompare malmulta elcento da studentoj havas eblon tute regule kaj senmanke viziti la lecionojn. Unue oni ne forgesu, ke ili venas al universitato ĉiam post laciga 8-hora laborado. Krom tio, multaj studentoj ofte estas ŝarĝataj de flanka laboro, ligita kun ilia partianeco kaj socia agado. Aldonu plie maleblon tute perfekte aranĝi la hortabelon de lecionoj por la dejorlaboristoj, — kaj vi ne estos surprizitaj, eksciante, ke 25 ĝis 40% el la studentaro forlasas la universitaton eĉ antaŭ la fino de lernjaro. Pro samaj kialoj la ĉiutaga vizito ordinare egalas 85%, eĉ iafoje reduktiĝas ĝis nur 50%. Fine, se oni prikonsideras eventualajn aŭ, pli ĝuste dirite, neeviteblajn malsaniĝojn, oficajn komisiojn ktp., do pluaj komentoj ĉi-rilate ŝajnas esti superfluaj.
Ekonomia bazo
Ankoraŭ tre moderaj estas monrimedoj disponeblaj de la ŝtato por tiu ĉi gravega afero. La meza sumo, ĉiujare asignata de aparta universitato po studento, egalas en Moskvo 65 rubl. kaj tiu en provinco — 90 rubl. (en Iv.-Vozn. ĝi atingas 125 kaj en Tulo — 150 rubl.). Sume en Sovetio nunmomente funkcias 51 lab. universitatoj (ne kalkulante la filiojn), kun ĉ. 18 mil lernantoj. Cetere ĉi tiuj nombroj sufiĉe rapide kreskas. Ekz., en nia gubernio ekde la proksima jaro fondiĝos ankoraŭ 2 universitatoj (en urboj Ŝuja kaj Kineŝma).
La pedagogoj ĉe lab. univers. estas salajrataj iom pli alte, ol tiuj de superaj mezlernejoj. En Iv.-Vozn., ekz., por ĉiu leciono (kiu daŭras 45 minutojn) instruisto de univers. ricevas meznombre 2,08 rubl., kiujn, kompreneble, oni pagas al li ankaŭ dum la dumonata libertempo. (Respektiva pago en pedagogia teknikumo — 1,77 rubl. kaj tiu en industria teknikumo — 1,98 rubl.)
— pàgina 2 —
38 — SENNACIULO
Notinda akcesoraĵo
Fine de mia skiza revueto ankoraŭ unu detalon, cetere gravan, mi ne volus prisilenti. Ĝi estas, ke la fabrikoj, sendantaj siajn laboristojn al universitato, nature, troviĝas en ĉiama kontakto kun ĉi-lasta. Unuflanke, ili akcelas organizadon de l’ ekskursoj al siaj laborejoj, iafoje provizas la universitaton per diversaj fabrikaj objektoj uzotaj por lernaj celoj ktp. Aliflanke, ĉiuj studentoj-samfabrikanoj grupiĝas ĉe siaj fabrikoj en ĉeloj, kiuj lastaj ĉiam vigle interrilatas kun la fabrikaj komitatoj, la administrantaro kaj la fabrik-inĝenieroj kaj helpate de ili dissemadas la en universitato akiritajn sciencerojn inter siaj kunfratoj, ial ne sukcesintaj siatempe havigi ilin al si. Plie, tiuj ĉelanoj, estante, tieldire, elito¹ de la fabrik-laboristoj, aktive partoprenas en t. n. fabrikaj industri-konsiliĝoj, starigante en la tagordon siajn proponojn por plialtigi la produktnormon de la laboro. Fine, kelkiuj el studantoj propravole kaj volonte sin fordonas al la urĝa en nia respubliko laboro pri likvido de senalfabeteco, kompreneble, en la unua vico meze de siaj samfabrikanoj.
Resume, mi tamen konstatu, ke vere ne estas ankoraŭ brila la stato de priskribitaj niaj novaj klerig-kulturejoj. Cetere, se pravas la proverba diro, do ja ankaŭ «ne ĉio brilanta estas diamanto»…
V. Zamjatin (4967).
¹ Distingularo.
K-doj, eventuale represigontaj supran artikolon en aliaj gazetoj aŭ dezirantaj pliajn informojn pri la sama temo, volu sendi la n-ojn de koncernaj gazetoj k informpetojn al K-do V. N. Zamjatin, Ivanovo-Voznesensk, Raboĉij Universitet, USSR.
LA KOOPERATIVA MOVADO EN ĈINIO
La kooperativa ideo estas preskaŭ tiel malnova en Ĉinio kiel la ĉinia historio. Ekzistis unue la sistemo «Ĉing tien» por la terkulturoj en la malnova Ĉinio, bazita sur la principo de l’ interhelpo kaj bonfarado. Pli malfrue, venis la sistemo de la «Hui» (unuiĝo), kie dek aŭ dudek amikoj pagis saman sumon da mono je profito de bezonanta membro, kiu devis repagi la sumon per egalaj partpagoj en fiksitaj periodoj kaj je interkonsentita rentum-procento. Tiu ĉi sistemo estas ankoraŭ hodiaŭ aplikata. La fundamenta principo estas evidente diferenca de l’ moderna kooperativa principo, sed la ĝenerala ideo de l’ reciproka helpo, kiu sin trovas ĉe la bazo, estas la sama.
Rilate al la moderna ĉinia kooperativa movado, la situacio estas diferenca. Tiu ĉi movado estas tute de okcidenta origino; ĝia koncepto ŝuldiĝas, dum jardeko, al intelektuloj, kiuj faris siajn studojn en Eŭropo. La ĉefa inter ili estis la profesoro Si-Sien-Ĉo, de la universitato Fuh Tan, en Ŝanĥajo, kiu fondis la Instituton «Ping Ming» en 1919. Li estis subtenata en tiu ĉi verko de la Fakultato kaj la studentoj de l’ universitato Fuh Tan. Sub la protekto de tiu ĉi instituto la unua ĉinia semajna gazeto, entute dediĉita al la kooperativa ideo, la «Ping Ming» (Popolo) estis aperigata la 1. majo 1920, kun Vang-Ŝil-Jin kaj Sun-Ŝi-Ĉi kiel ĉefredaktoroj. La «kooperativa popola ŝparkaso de Ŝanĥajo» estis kreata ĉirkaŭ la sama epoko (oktobro 1919), kun kapitalo de 10 000 dolaroj en partoj de 5 dolaroj. La akciuloj estis profesoroj, studentoj kaj malaltrangaj oficistoj.
La aktiveco de tiuj ĉi du organizoj vekis iom post iom la publikan intereson al la ideo de l’ kooperado, kaj la kooperativa movado akiris en Ĉinio popularan bazon. La 15. aprilo 1922 la kooperativa magazeno de Ŝanĥajo estis instalata, kiun sekvis, je la 1. oktobro samjare, la kreo de l’ kooperativa societo Ŝih Tsung en Vuŝang; la unua kooperativa societo estis plejparte formita el oficistoj de la komerca gazetaro en Ŝanĥajo, unu el la grandaj kapitalistaj reklam-kompanioj de l’ Ekstrema Oriento. Ekstere de Ŝanĥajo kreiĝis la kooperativa magazeno de l’ universitato de Pekino, la kooperativa societo Ta Tung en Ĉangŝa en la Hunan-distrikto; la unua konsumkooperativa societo de Ningpo, Ĉekiang; la kooperativa ŝpar-societo de l’ kamparanoj kaj farmistoj de Ĉengtu, Seŝuan; la konsumkooperativa societo en Sŭatov, Kŭantung ktp. ktp.
En 1923, la internacia helpkomisiono por la malsatego en Ĉinio, kreita kun la celo solvi la malsatproblemon en Norda Ĉinio, enkondukis projekton de kampaj kreditoj sur la bazo de Rajfajzen (Raiffeisen), kaj tio kun multe da sukceso, speciale ĉar ĝi disponis pri altaj monsumoj.
Depost la definitiva stariĝo de l’ nacia registaro de Ĉinio en Nankino, en 1927, nova impulso estis donata al la disvastigo de l’ kooperativa ideo en Ĉinio. Memorante la ideon de l’ mortinta d-ro Sunjatsen, kiel ĝi estas elparolita en la «Tri principoj popolaj», la centra ekzekutiva komitato de l’ Kuomintang (la plej alta registara instanco de l’ moderna Ĉinio) allasis la principon de l’ kooperado kiel faktoron de sia politiko de ekonomia rekonstruado. Tiele agante ĝi esperis eviti por Ĉinio la malbonojn, kiujn devas sekvigi la enkonduko de l’ kapitalista sistemo kaj kontraŭbatali la propagandon de l’ komunista ideo en Ĉinio. Oni okupas sin redakti favorajn leĝojn por la disvolvo de kooperativaj societoj; oni kreas specialajn lernejojn por la preparo de kooperativaj kompetentuloj.
La Instituto Ping-Ming, komencita sur modestaj bazoj, iĝis hodiaŭ grava nacia organizo kaj rebaptiĝis sub la nomo «Kooperativa Unio Ĉinia». Ĝia sidejo troviĝas en Ŝanĥajo, kaj ĝi havas filiojn en ĉiu grava urbo de Ĉinio. Ĝi publikigas nombron da periodaĵoj, kiel la Semajnan Ĵurnalon Kooperativan, kun eldonkvanto da 50 mil n-oj, la Monatan Kooperativan Gazeton kun pli ol 8 mil ekzempleroj kaj regula elfluo de broŝuroj. En la provinco de Kiangsu, kie la kooperativa ideo estas plej disvastigita, ekzistas nuntempe ok oficejoj starigitaj de la provinca registaro kun la celo fari propagandon en la distriktoj de Ĉinkiang, Vusih, Soĥov, Sungkiang, Jangŝov, Mantung, Huijin kaj Hsuĥov. En multaj vilaĝoj el tiuj ĉi distriktoj, kredit-societoj estas kreitaj, kiuj havas kiel centron terkulturan bankon, kiu provizas la monon por konsenti pruntojn al la kamparanoj. En Ŝanĥajo mem, la Oficejo de Laboro kaj terkultura Komerco, de la urbestraro Granda Ŝanĥajo, malfermis kooperacian lernejon, interlige kun la ĉinia kooperista Unio, kiu liveras la instruistojn; la studentoj estas grandparte laboristoj sendataj de la diversaj fabrikoj. Ekzistas multnombraj konsum-kooperativaj societoj en Ŝanĥajo, kies nova kooperativa societo en Kiangvan estas la plej grava. En la provinco Ĉekiang, la perbanka terkultura movado ankaŭ tre forte disvolviĝis, dum en Kŭantung, Anvai, Hunan, Hupen kaj Seĥuan [?] la movado faras ĉiutage progresojn. Malfeliĉe ne estas ankoraŭ eble liveri statistikajn tabelojn pri la ĉinia kooperativa movado, ĉar la Unio nuntempe ankoraŭ estas okupita kolekti la necesajn materialojn. La solaj statistikoj posedataj estas ankoraŭ nekompletaj kaj nesufiĉaj; ili venas de la internacia helpkomisiono por la malsato en Ĉinio, laŭ kiuj 591 kredit-societoj kun membrokvanto da 14 910 anoj stariĝis en Norda Ĉinio dum la jaroj 1923 ĝis 1928.
P. Tsu. Trad. el la franca 1768.
Al ĉiuj Gek-doj k organizoj, kiuj subtenis nin per alsendo de materialo por iuj celoj dumkongresaj k kiuj alimaniere subtenis nin, ĉu per konsiloj aŭ per praktika organizlaboro, ni esprimas ĉi loke nian plej sinceran dankon k promesas, ke ni ĉiam restas pretaj, ankaŭ helpi vin laŭ niaj simplaj fortoj.
Organiza Komitato de la 9-a SAT-Kongreso.
[REKLAMO p.2] Havigu al vi nepre LA LABORISTA ESPERANTISMO la novan, en klara, bela lingvo verkitan broŝuron de E. Lanti. 40 pĝ. Prezo: 0.40 mk. g. Mendu ĉe la Administrejo: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 39
KIO ESTAS LA IWW?
MALKAŜEMA KLARIGO PRI ĜIAJ PRINCIPOJ, CELOJ KAJ METODOJ
(4-a daŭrigo. Vidu n-ojn 260/63)
VI. Industria administrado kontraŭ politika administrado
La gravaj ŝanĝoj en la ekonomia strukturo de la socio, kiuj estas trudataj al ni de l’ socia evoluo, pli rapide preskaŭ, ol ni povas malimpliki nin el la rubo de la malnova socio, alportas kun si aliajn gravajn ŝanĝojn en la organizado de la socio.
La disfalo de la politika administrado
Ni asertas, ke nature la ekonomia disfalo de la kapitalismo baldaŭ estos sekvata de politika disfalo. Tiu aserto koincidas plene kun la materialista historia koncepto, laŭ kiu tutaj sociaj institucioj devenas el la ekonomia strukturo de la socio. Se la ekonomia strukturo disfalos, la registaroj sendube baldaŭ same disfalos. Se la politikaj administrejoj ne rapide alĝustigos sin al la ekonomiaj ŝanĝoj, ili ne povos sinteni. La politika disfalo parte okazos pro manko je enspezoj. Kiam la produktado kaj disdonado ĉesos, la registaraj enspezoj el la impostoj k. c. estos multe malpligrandigitaj. Sed en privat-poseda socio, registaro bezonas kason, tiel kiel industria entrepreno aŭ alia afero. Pro la industria disfalo en Eŭropo, ekzemple, multaj eŭropaj registaroj provas pruntepreni monon, per kiu eblas regi. La politika disfalo sekvas proksime post la ekonomia disfalo. Se ne estos kaso, per kiu oni povas administri urban, ŝtatan aŭ nacian registaron, la oficistoj kaj politikistoj devos likvidi ĉe unu fako post alia. Sed eĉ se ĝi havus grandan trezoron, neniu registaro bazita sur privata posedrajto povus daŭrigi longe en socio, kie la privata kontrolo de produktado kaj disdonado jam disfalis. Tia registaro estus lasata pendante en la aero kaj kuntiriĝus, ne povante funkcii kiel administrantaro.
Ĉar tia nia filozofio, ni estas, sekve, ne okupitaj pri la neutila tasko ataki registarojn, kiuj subpremas nin. Kiam hundo estas batata per bastono, ĝi metas siajn dentegojn en la bastonon. La laboristoj devas havi pli da konscio. La registaro estas la bastonego en la manoj de la ekonomiaj mastroj de ĉiu lando. Lasu la bastonegon kaj turnu vin al la mastro, kiel la IWW-a programo diras. La laboristoj en diversaj landoj estas tordintaj la registaran bastonegon for de la ekonomia mastro kaj eksperimentas pri socialistaj registaroj. Sed la socialista bastonego estas tiom malbona, kiom la kapitalista.
La registaro, la administrantaro, estas nur la rebrilo, la ombro de la ekzistanta ekonomia sistemo, kaj ni ne sekvas ombrojn kaj rebrilojn. Ni serĉas la substancon, kiu faras la ombron. Kiam la substanco pecetiĝos kaj malpligrandiĝos, tiam la ombro ankaŭ malpligrandiĝos.
Tiu ĉi nia filozofio ne deprenas al la IWW-anoj la rajton voĉdoni politike. Ili havas absolutan politikan liberon, sed ili ne devas provi meti nian organizon sub ian politikan kontrolon.
Industria administrado naskita el ekonomia neceso
Kiel dirite antaŭe: kiam la ekonomia disfalo estos progresinta, ĝis la suferoj de la popolo estos netolereblaj, la popolo bezonos novajn organismojn por produkti manĝaĵon, vestaĵon kaj ŝirmilojn, aŭ ĝi pereos. La tuta amaso de la utile okupata popolo devos enviciĝi industrie, por kune ordigi la ĥaoson kaj savi la socion el la detruo. Ni ne povas eble pensi pri la restarigo al la kapitalismo.
Ĉirkaŭ tiu tempo ili trovos, ke la malnovaj administradoj tute netaŭge funkcias. La popolo konstatos, ke estos necese ŝanĝi la politikan administradon al Industria Administrado.
Ni scias, kiel oni faris la politikajn administradojn. Voĉdono kaj reprezentado estas dividitaj laŭ geografiaj linioj. La civitanoj voĉdonas mikse ĉe siaj distriktoj, plejparte nekonataj unu de la alia, kaj nekonante la kandidatojn. Tiuj ĉi ĝenerale estas prezentataj al la voĉdonantoj de politika «maŝino», kiu ne povas toleri la taglumon. La oficistoj ne estas elektataj laŭ sia taŭgeco tiom, kiom laŭ sia povo interne de la politika «maŝino», aŭ pro sia emo servi ĝin. Tial ni vidas ege industriigitan socion, kiel Usonon, grandparte administrata de advokatoj kaj profesiaj politikistoj. Tiel la politikaj administradoj emas fariĝi nekompetentaj kaj helpas gvidi la kapitalismon en la fosaĵon. Tio estas vera same pri kapitalistaj administradoj kiel pri socialistaj. «Plenigu ĉiujn gravajn oficejojn per fidindaj bolŝevikoj ne zorgante ilian kompetenton», estis la ordono en Rusio. La industria disfalo en Soveta Rusio estis la rezulto. La moderna industria socio estas ekonomia maŝinismo tro malsimpla, por ke partiaj politikistoj kaj politikaj administradoj povu direkti ĝin. Industria socio, por prosperi, devas havi administradon el spertuloj en ĉiu fako, t. e., Industrian Administradon. Ni ne plu volas havi hazardan miksaĵon el advokatoj kaj aliaj bonparolantaj oratoroj por regi nin. La civitanoj de industria socio volas elekti sian administradon el la laborejo, el la industrio, el sia okupo, kia ajn ĝi estu. Ili ĉiuj volos sendi siajn plej bonajn kaj plej spertajn gevirojn por konsistigi la ad-
LA EDUKADO
Ne ĉiam restos sama la situacio en la «blankaj landoj». Ankaŭ en Hispanio oni parolas nuntempe, kia estos la estonta regsistemo en tiu lando, ĉar laŭŝajne la diktatoroj, eble baldaŭ, forlasos la povon, post ses jaroj ne sukcesinte amikiĝi kun la hispana publika opinio. La doktrinoj de la iama respublikano F. Pi Margall denove aktualiĝas k vekis en mi la ideon traduki ĉi kunan artikoleton de tiu, kies ideoj eble baldaŭ sin trudos en Hispanio. — La trad.
Kia edukado la nia! Naskiĝas la homo, kaj kiam li ankoraŭ ne povas esprimi sian volon, oni lin kristanigas. Apenaŭ disvolviĝas lia konscio, kaj oni al li lernigas la preĝojn de la Eklezio. Multe oni zorgas, ke li ne sciu pri la seksaj sekretoj, kaj eĉ oni kaŝas lian propran devenon. Oni ne diras al li, ke lin naskis lia patrino; se venas al mondo frato, oni diras, ke li venis el Parizo aŭ ke oni trovis lin en la legomejo.
En la preĝoj de l’ Eklezio li rimarkas, malgraŭ ke li estas infano, motivojn por dubi kaj demandi. En la «Avé Mario»: Kion signifas, patrino, ke Kristo estis frukto de la ventro de Mario? En la «Di-ordonaro»: Kion signifas, patrino, vi ne seksumos nek deziros alies virinon? En la «Ĉefaj Pekoj»: Kio estas volupto? Ĉie: Kiel mi devas kompreni, patrino, ke Jesuon naskis Mario per ago kaj favoro de la Sankta Spirito?
Premite la patrino pro tiom da demandoj, kaj zorgante ĉiam, ke la vero ne malkaŝiĝu, forĝas milon da sensencaĵoj, kiuj konfuzas kaj mallumigas la intelekton de la infano. Se la infano estas iom frumatura, ŝi metas ĝin en maron el konfuzaĵoj. Se dio kreis la Mondon, kiu kreis dion? Se dio estas en la ĉielo, kial li ne ekmontriĝas, por ke ni lin vidu? Se li estas absolute bonkora, kial li nin minacas per eternaj punoj?
Ĉu ne havas la patrino alian rimedon ol altrudi la fidon al sia filo kaj malpermesi al li ĉian rajton dubi? Antaŭe ŝi mallumigis lian intelekton; nun ŝi malhelpas la flugadon de lia spirito.
La patrino estas la unua edukistino, kaj bedaŭrinde ŝi absolute senkonsciigas sian filon. Por lin silentigi aŭ dormigi, ŝi elvokas fantomojn kaj igas lin timema; por premii lin, ŝi permesas al li ĉeesti magiajn komediaĉojn, kiuj difektas lian senton pri la realo; por lin komplezi, ŝi rakontas aŭ rakontigas al li sensencajn rakontojn fantaziplenajn, kiuj nur taŭgas por lin stultigi.
Akiras de tago al tago la infano privivan scivolemon kaj demandas pri la origino kaj utilo de ĉio, kio ekzistas, kaj pri la kaŭzo de la naturaj fenomenoj.
La patrino ignoras, kaj ŝi enuiĝas pro tiom da demandoj aŭ ŝi kredigas al li ĉiujn siajn erarojn.
Ĉu li iras al lernejo? Tie li ankaŭ sin sentas sub la estreco de blinda fido, kaj pro deviga ripozado li senenergiiĝas; tuta lia atento estas dediĉata al studoj tiel malfacilaj, kiel estas la legado kaj aritmetiko. Tio, kio devus esti akcesora, estas ĉefaĵo kaj malamigas la studadon kaj la lernejon. Submetita al malĝentila disciplino, li ne havas rajton demandi al la instruisto. Nenion li aŭdas pri la fenomenoj de la naturo nek pri la scienc-aplikado.
La edukado devus esti tute malsama. Ne kaŝi al infanoj la realon de la aĵoj. Ne embarasi ilian cerbon per religiaj
— pàgina 4 —
40 — SENNACIULO
ministradon. Ĉiuj fakoj de l’ homa agado estos reprezentataj en tiu ĉi administrado, dum la politikaj partiaj administrantaroj estas formitaj grandparte sen ia zorgo pri ties taŭgeco. Fakte, la politikistoj ĝenerale konas nenian utilan laboron. Ilia negoco estas partia intrigo kaj parti-maŝina «laboro».
Per la Industria Voĉdonrajto, kiu donas la baloton al ĉiuj utilaj laboristoj ĉe la ejo de ilia produktkapablo; per Industria Reprezentado, kiu donas al ni spertajn publikajn geservistojn el ĉiaj homaj ago-sferoj, kaj per la rezultanta Industria Administrado, ni proponas firmigi la tutan povon por ĉiam ĉe la profundaj tavoloj de la popolo, kiuj faras la utilan laboron per mano aŭ cerbo, tiel kiel ĝi ne povos eble degliti for de ili kaj ebligi alian sistemon de klas-regado.
La Industria maŝinaro priskribota en la venonta ĉapitro estas la ankro, per kiu la IWW proponas akiri la liberon de la popoloj por la venontaj epokoj. Tio estas vera, kion ni volas diri, kiam ni parolas pri Industria Demokratio aŭ Industria Komunismo.
VII. La strukturo de la IWW
Kiel ni diris antaŭe, la IWW nuntempe havas 29 Industriajn Unuiĝojn funkciantajn, grupigitajn en ses fakoj. Kelkaj el la Industriaj Unuiĝoj estas ankoraŭ malgrandaj, kaj oni devas ilin konsideri nur kiel komencoj.
La hodiaŭa batal-fronto — la skeleto de la morgaŭa socio
Fako de Terkulturo — n-o 100
Terkultur-laborista Industria Unuiĝo n-o 110. Lignaĵ-laborista Industria Unuiĝo n-o 120. Fiŝkaptista Industria Unuiĝo n-o 130. Flor-ĝardenkulturista Industria Unuiĝo n-o 140.
Fako de Minlaboro — n-o 200
Metalminista Industria Unuiĝo n-o 210. Karbminista kaj koaks-laborista Industria Unuiĝo n-o 220. Ole-, gas-, kaj petrol-laborista Industria Unuiĝo n-o 230.
Fako de Konstruado — n-o 300
Fervoj-, voj-, kanal-, tunel- kaj pontlaborista Industria Unuiĝo n-o 310. Ŝipkonstruista Industria Unuiĝo n-o 320. Dom-konstruista Industria Unuiĝo n-o 330.
Fako de Fabrikado kaj Ĝenerala Produktado — n-o 400
Teks-Vestaĵ-laborista Industria Unuiĝo n-o 410. Lignaĵ-fabrikista Industria Unuiĝo n-o 420. Kemi-laborista Industria Unuiĝo n-o 430. Metal-Maŝinar-laborista Industria Unuiĝo n-o 440. Pres-, publikigista Industria Unuiĝo n-o 450. Nutraĵista Industria Unuiĝo n-o 460. Ledista Industria Unuiĝo n-o 470. Vitro-Potista Industria Unuiĝo n-o 480.
Fako de Transportado — n-o 500
Martransportista Industria Unuiĝo n-o 510. Fervojista Industria Unuiĝo n-o 520. Telegraf-, telefon- kaj radiista Industria Unuiĝo n-o 530. Urbtransportista Industria Unuiĝo n-o 540. Aeronaŭtika Industria Unuiĝo n-o 550.
Fako de Publika Servado — n-o 600
Sanlaborista Industria Unuiĝo n-o 610. Park-, ŝose-laborista Industria Unuiĝo n-o 620. Edukista Industria Unuiĝo n-o 630. Ĝenerala disdonista Industria Unuiĝo n-o 640. Publik-utilaĵ-laborista Industria Unuiĝo n-o 650. Amuzista Industria Unuiĝo n-o 660.
Tiu ĉi decimala numerado ebligas meti novajn Industriajn Unuiĝojn en la numeradan planon, kiam oni bezonos.
Tradukis SAT-ano 1781 laŭ 3-a reviziita eldono de broŝuro samtitola publikigita de IWW., 555 W. Lake St., Chicago, Ill., Usono.
(Daŭrigota.)
★
Ĉirkaŭ la labor-problemo en Germanio
Konsideroj de «vaganto»
«Kaj roza knabino, kiseton al mi. adiaŭ, — foriras migrant’…» tiel sonas nia kantado tra valoj kaj arbaroj somera ekskurso. Portante dorssakojn, plenigitajn je kovriloj, kuiriloj, manĝaĵoj por dimanĉa restado en bela, vasta, ornamita naturo, tiel pasigas romantike la aristokrataj laboruloj sian ripoztagon aŭ feriojn. Renkontataj migruloj kun lacaj kruroj, kurbigitaj dorsoj, malplenaj stomakoj envie rigardas tiujn satajn «burĝojn». Kia kontrasto kaj miskompreno inter samklasanoj!
Eĉ la kampulo, kiu pene rikoltas la fojnon kaj rapojn dum sia ripoztago, por vivteni la kaprinon dum la vintro, ĉagreniĝas pri la vagantoj. La ekskursantoj, kiuj pro la loĝeja mizero foriras bon-okaze el la ŝtona maro kaj asfalta dezerto en la freŝan aeron, la juna migrulo, serĉanta en fremdeco kelkfoje aventuron, sed plej ofte nur panakiran eblon, la tria en la vico, tiu, kiu laboras en vilaĝa fabriko, loĝas en la fabrikdomo mem kaj ofte nur okupiĝas dum somero, fine kompletigas sian vivstaton per malgrandskala terkulturado… jen, tiuj tipoj signas kulturbildon en la tiom civilizita lando Germanio.
Ekskursonte mi iris en restoracion por trinki kafon. Venis maljunuloj kaj demandis min, ĉu mi estas migrulo. «Ne, mi nur volas ekskursi!» mi respondis. «Certe vi malsatas?» — «Mi ne estas almozpetulo!» «Jen, prenu 2 markojn kaj aĉetu manĝaĵon por la mono!»
Mi afable dankis por ne ofendi la klaskonsciulojn kaj akceptis la monon. Dumvoje poste mi preterpasis tri junajn migrulojn, kaj alparolante mi ekzamenis ilin. «Ĉu vi estas migrantaj?» «Jes.» «Jen estas 2 markoj por vi.»
Kiel ĝoje ili akceptis la monerojn kaj eĉ ne trovis vortojn pro embaraso! — Maljunaj migruloj trenas siajn piedojn laŭ la ŝoseo, ĉifona vestaĵo, malesperaj okuloj, sur la dorso pakaĵo, difektitaj ŝuoj, grizaj haroj, jen! Tiel vi aspektos eble post 20 aŭ 30 jaroj, laboranta kampulo, ekskursanto, juna migrulo, proleto! Niajn gepatrojn honoris la migrado: laŭ tradicio ĉiu majstro-aspiranto devis atesti, ke li migris almenaŭ 2 jarojn. La juna metiista migrulo estis bonvena gasto ĉe bienulo kaj fakmajstro. Hodiaŭ la fabrikestro deklaras al ili: «Studentojn mi ne bezonas.» Laboristo, pli ol 45-jara, ne esperu trovi okupon! La raciigita industrio bezonas nur produkt-
misteroj nek per fantomoj. Ne konfidi al patrinoj senkulturaj la konscian disvolvon de iliaj filoj. Ne lernejoj sen ĝardenoj, kie la infanoj povu kuri post ĉiu leciono. Ne lernejoj, kie ne alternu la kono de la legado kun tiu pri la naturo kaj scienco pere de rimedoj videblaj kaj praktikeblaj.
Elhispanigis Estrach.
KELKAJ MAKSIMOJ
Eltiritaj el verko «Krioj sub muelŝtono» de Manuel Devaldès¹. El la franclingvo tradukis: Liegeois 12783.
Pri religio
Religio estas kiel domo sen luiganto, sed ĉe kiu ne mankas pordistoj.
Dio estas venena fungo elburĝoniĝinta en malpura sterkejo.
Pri patrineco
Plibone estus en hejmo, ĉiam senenhava lulilo, ol ĉiam graveda virino.
Kiam oni ne plu aŭdos tiun malspritegecon: — «Kion vi volas! tiu kompatinda familiestro, kun siaj ses infanoj!» — De kiam la justeco volas, ke oni diru: — «Kion vi volas! tiu kompatinda drinkulo, kun la ses litroj da vino, kiujn li devas drinki ĉiutage!» —
Generi infanojn estas ebla por la plej senkonscia el brutuloj, sindeteno necesigas liberecon de la viro al evolucia konscio.
Kiom malmulte da patroj kaj patrinoj scias, kiel oni generas infanojn.
Estas en la vaginon de sia edzino, kien edzo metas sian honorsenton kaj, se li estas patrioto, estas ankoraŭ tien, kien li metas sian idealon.
Pri individuo
La kuraĝo de multaj uloj konsistas el ilia senkonscio.
Ne estu io, estu iu.
La mastro ŝatas la bonan laboriston, la reganto ŝatas la bonan civitanon. La filoksero ja ŝatas la vinberujon.
¹ France: «Des cris sous la meule».
— pàgina 5 —
SENNACIULO 41
Lukto kontraŭ la kultura mallumo en la ekstrema Nordo
Lerneja laboro en la «Tundro»
En la ekstrema Nordo, ĉe bordoj de la Nord-glacia oceano, ekzistas grandegaj spacoj da senviva dezerta marĉlando, kiu nomiĝas simple «tundro». Ĉi tie nomade vivas eta, kulturmalprogresema popolo «samoedoj», kiu havas neniun kulturon nek civilizon. Sed nuntempe dank’ al insistaj klopodoj de Soveta potenco iom post iom aperas ĉe la popolo kulturemo kaj legoscio.
* * *
La legendo pri natura degenero de la samoedoj jam estas forigita. La komenco de la lernejlaboro montris, ke la samoedoj posedas ĉiujn homajn kapablojn. Interalie laŭ atesto de la instruistoj la samoedoj-infanoj sukcese studas la matematikon. Kvanto da naskokazoj ĉe samoedoj samtempe superas la mortojn.
En la tundro ekzistas lernejo. Ĝia instalo okazis jene: Nordkomitato por etaj popoloj en j. 1926 sendis en la tundron 3 geinstruistojn. Tolerante egajn vojembarasojn kaj diversajn malfacilaĵojn la instruistoj atingis la tundron. Laŭ regantaj ĉi tie antaŭjuĝoj, la samoedoj obstine rifuzis veturigi per cervoj unu instruistinon, aserte, ke ne konvenas veturigi virinon, ĉar povas malprofiti al la bestĉasado. Ĉe la loka samoeda soveto oni kredigis la instruistojn, ke neniujn lernantojn ili trovos.
Sed la instruistoj insiste komencis agitadi en la «ĉumoj» (kabanoj), organizis kelkajn prezentadojn kun regalo, kaj rezulte en la unuaj kreitaj tri lernejoj jam aperis 37 gelernantoj, el kiuj 2 knabinoj. Sur sia agadvojo la organizantoj renkontis multe da embarasoj: manko da lernolibroj, nescio en kia lingvo instrui la lernantojn, ĉar la samoedoj ne havas propran alfabeton. Studprogramo estis aranĝata tre mirinde; ĝi eĉ enhavis jenajn temojn: — La devoj de geedzoj, en hejmmastrumo, aranĝo de Sovetiaj kaj samoedaj festoj, cervoflegado ktp. Feliĉe la instruistoj estis tre kvalifikitaj, ili estis speciale preparitaj por laboro en la nordaj kondiĉoj kaj same spertaj soci-aktivuloj. La agitado kaj praktiko faris tion, ke eĉ gepatroj ekinteresiĝis kaj ofte mem vizitis la lernejon por aŭskulti.
Post unu jaro la nombro el gelernantoj en la lernejoj kreskis ĝis 58, el kiuj 14 knabinoj. Krom elementa studado oni aranĝis kelkajn ekskursojn al la cervoposedantoj. Kaj jen tra la tundro penetris la unua letero, kiun lernanto-samoedo verkis al sia kamarado. Certe ĝi temis unuavice pri cervoj kaj lernejo.
Por j. 1929 oni planas kvanton da 120 gelernantoj. Jam nun en la tundro ekzistas infanvartejo, ruĝa anguleto, migranta kino, likvido de analfabeteco
[BILDO p.5 | 38,29,63,54] Foto de samoeda virino kun infano en la brakoj kaj tri infanoj en peltaj vestoj, starantaj antaŭ arbustoj. Subskribo: Samoedoj
inter plenkreskuloj, unu biblioteko kaj fine… fotoaparato.
Kaj mirinde estas: kun helpo de la Leningrada universitato, por la popoleto kun kvinmil loĝantoj estas kompilata propra skribo kaj alfabeto en samoeda lingvo. (Nun oni instruas en rusa lingvo.)
Proksimtempe inter la samoedoj aperos homoj kun supera klero. En Moskva Komunista Universitato de la Orienta Laborularo studas 3 samoedoj. En Leningrada laborista fakultato — 3, kaj kelkaj samoedoj en aliaj provincaj superaj lernejoj.
La samoeda junularo bonege kutimiĝas al la civilizo, kaj konvinko pri tio, ke samoedoj ne povas vivi sen nekuirita viando, estas nur legendo. Eŭropan veston ili bonege portas kaj facile fariĝas ateistemaj.
Do, la kleriga laboro en la tundro estas unu el la plej gravaj revoluciaj atingoj en la Nordo.
Laŭ «Pravda Severa» (Arĥangelsk), trad. 9682.
Tradukantoj estas petataj okaze de apero de l’ artikolo sur la paĝoj de iu revuo, sendi al ni 1 aŭ 2 ekz. Arĥangelsk, Poŝtkesto 20, A. Erjuhin (9682).
* * *
antojn, ne konsumantojn: tio estas la logiko de la industriaj gvidantoj. Per la amasa fabrikaĵo oni konkuras sur la monda merkato, venkas super eksterlandaj konkurantoj, la enspezitan devizon oni deponas en eksterlandaj bankoj, por eviti la impostpagon, per larmoj en la okuloj oni petegas aŭ postulas krediton de la ŝtato por sufiĉe malkare povi eksporti. Dume la neplenfortaj laboristoj estas devigataj peti komunuman subvencion por ne malsatmorti.
Por la «necesa» armeo, je nombro de centmil soldatoj, la ŝtato elspezas pli ol por la senlaboruloj. Ruzaj bankistoj trompas la ŝtaton je pli ol 200 milionoj da markoj per utopiaj projektoj pri ŝafbredado en Afriko… Vere, la indulgemo de la «vagantoj» baldaŭ estos elĉerpita…
Fluder (10746).
[REKLAMO p.5] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
El Jalto, la fama somerripozejo en Sovetio
En Jalto mi pasigis mian someran libertempon. Kiel oficisto en la telegrafejo de l’ urbo Melitopolo mi priservas la akumulatorejon. Mi estas gardisto en la provizejo de elektra kuranto por la telegrafaj aparatoj. Ĉar tie estas malbona aero, mi ricevas ĉiujare unu monaton da libertempo por ripozi kaj plibonigi mian sanon. La sindikato sendas laŭvice ĉiujare en ripozdomon, senpage, eĉ donas la monon por pagi la veturkostojn.
La sindikato sendis min laŭ mia peto en urbon Jalto (Krimeo), kiu kuŝas ĉe la suda bordo de l’ Nigra maro kaj estas plej bela loko de l’ tuta Krimeo. Tiu belega angulo estas komparebla nur kun la urbo Venezio en Italio. La kaja strato estas la ĉefa. Sur ĝi oni trovas multajn restoraciojn, kiuj staras dense apud la maro, tiel ke la ondoj disbatiĝas ĉe tiuj konstruoj. La melodio de la maltrankvila maro estas ensorĉa. Ĉirkaŭ Jalto lokiĝas montoj; ili aspektas malgaje: la nuboj ne povas pasi trans la montojn kaj kvazaŭ apogas sin sur la montaro. Kiam mi rigardis de malsupre sur la monton, mi havis tian vidon, kvazaŭ ĝi estus kovrita per verda tapiŝo el arbustoj. Sed kiam mi supreniris, mi ekvidis tre altan kaj larĝan tavolon da densaj foliaroj, ankaŭ koniferojn, precipe cipresojn, piniojn, cedrojn, morusarbojn kaj aliajn, kiujn mi ekvidis unuafoje; multajn palmojn. Mi ofte vagadis sur la montojn, mi ekvidis tre belan palacon, kiu estis konstruita iam por la rusa caro Aleksandro III. La nomo de la palaco estas Masandro; ĝia konstruo estas farita laŭ orienta gusto. Nun ĝi estas sanigejo por laboristoj. Kiam mi vizitis la palacon en tagmanĝa tempo, ĵus okazis koncerto. Mi parolis kun minlaboristo, kiu tre gajhumore demandis min, ĉu mi timas eniri en tiu ĉi belega korto. Mi respondis, ke ne, kaj li daŭrigis, dirante, ke mi certe ne estus tiel kuraĝe enirinta, en la tempo kiam tie estis unu caro, kaj nun mi ne timas, kvankam loĝas en ĝi nun 150 «caroj»?!
En Masandro troviĝas famaj vinkeloj. Ĉirkaŭe sur la montoj estas vinberujoj. — En Jalto mi konatiĝis kun esperantistoj dank’ al mia SAT-insigno. Mi konvinkiĝis, ke esp-o estas la plej bona rimedo por interfratiĝi. Ĉe diversaj K-doj esp-istaj mi povis propagandi por «S-ulo» kaj por la esp. movado ĝenerale. K-do Cimberov informis min, ke la loka administracio de la urbo Jalto ne donas subvencion por lerni esp-on, ke oni malatentas nian lingvon ĉi tie. Mi konsilis aranĝi ekspozicion pri korespondado kun eksterlandanoj. Mi trovis tie ankaŭ diversajn aliurbajn esp. K-dojn, K-dinon el Minsk kaj K-don el Ekstrem-oriento.
Ĉiutage alvenas en Jalton ĝis 800 turistoj, krom aliaj personoj, kiuj deziras ripozi. Iam amuziĝis kaj plezuriĝis generaloj kaj riĉuloj en la somera carurbo; nun estas precipe laboristoj. La somerdomo, en kiu mi vivis, apartenis
— pàgina 6 —
42 SENNACIULO
antaŭe al riĉulo, kiu posedis multajn teksfabrikojn. Nia korto estis kiel vera paradizo. Matene je la 7-a vekis nin la sonorilo kaj ni iris sub duŝon, vestiĝis nur per ĉemizo kaj banpantaloneto kaj promenis iomete en la urbo. Poste mi gimnastikis duonan horon, matenmanĝis. Oni povas preni da butero, kiom oni volas; la fromaĝoj ĉiutage alternas kun kolbaso, konservfiŝo, haringo. Teo, kafo kakao ne mankas. Poste oni iras sin bani, naĝi, kuŝas tere sub sunradioj. Post dua (vianda) manĝo oni denove iras al la bordo por bruligi sian korpon en la suno. Nur tiam sekvas la ĉefa tagmanĝo. Poste oni eklitiĝas por la «morta (ripoza) horo». Fininte oni iras sub duŝon, promenas belvestite en parko ĝis vespermanĝo tre abunda kiel ĉiuj aliaj manĝoj. Oni enlitiĝas post vizito al kino aŭ promeno.
Tri fojojn semajne okazas koncerto, dufoje estas ekskursoj. Tri kilometrojn de Jalto troviĝas la palaco de l’ lasta caro, Livadio, kun belega parko, preskaŭ fabela. En tiu palaco estas instalita sanigejo por kamparanoj, proksimume 500, kiuj alternas ĉiumonate.
Rozovskij (10687).
DISKUTEJO
Forgesitaj folioj de l’ figarbo
Ĉiu scias, ke la arboj estas utilaj por la homo. Dum la vintro ili alportas la varmon: kiel agrable, sidi apud la kameno kun libreto en la manoj k revi pri longpasintaj jarcentoj aŭ tute kontraŭe pensi pri modernaj problemoj de l’ homaro, pri literaturo, pri kulturo k… ankaŭ pri tiu temo, pri kiu mi komencis paroli, la utilo de l’ arboj en somero. Dum tiu sezono ili alportas mirindajn dolĉajn fruktojn; kelkaj arboj havas ŝirm-foliojn, kiuj ankaŭ servas al la utilo de l’ homa sano. Kaj kiel agrable, sidi en la arbaro sub la ombro de branĉa kverko aŭ ĝui la freŝan pinan odoron, kiu disverŝiĝas tiel bone de ĉiu pinarbo! Ĝenerale certe ĉiu konsentos kun mi pri la treega utilo de l’ arboj por la homo.
Sed celo de miaj linioj estas atentigi vin pri la speciala utilo de arbo kun signifaj ŝirm-folietoj. Verŝajne vi jam observis, promenante en urbaj ĝardenoj, la statuojn, aŭ en muzeo la skulptaĵojn k artaĵojn kreitajn laŭ la greka mitologio, k komprenas, de kiu arbo prenis ŝirm-folietojn la grekaj skulptistoj, kreante siajn mitajn diojn k diinojn en plena nudeco. Tiu ĉi arbo nomiĝas figarbo. Ĉiu 5-jara bubo cetere diros al vi, kiujn korpopartojn oni kovras per la figfolietoj.
Kiel agrable, kiel dolĉe al tiu nobla figarbo senti sin laŭa al sia destino: servi por la utilo de l’ homaro! Kaj subite oni forgesis ĝian meriton, forĵetis ĝin! Sed kiu? Nu, prenu en manojn n-on 246 de «S-ulo» k observu sur pĝ. 375 la aldonitan fotobildon: Vi ekscios, kiuj estas tiuj homoj, tiel severe depuŝintaj la figfolietojn, kiuj forĵetis ilin el ilia penda situacio, malakceptis tutan utilon de l’ nobla figarbo!
Kiel «belege», kiel «morale» elrigardas la liberigitaj de ĉiu pezo de modernaj kostumoj k vestoj junuloj k junulinoj! Kiel ili estas «gajaj», «viglaj», «rapidaj» inter la floroj, verdaĵo k ĉirkaŭantaj arboj! Senvole prezentiĝas antaŭ la okuloj antikva bildo el paradiza vivo de nia «prapatro» Adamo k lia edzino Evo, kiam ili ambaŭ promenadis en la malvarmeto de l’ tago, amindumante kiel du kolombetoj, forgesante alpendi la figfolietojn! Verŝajne niaj estimataj ge-SAT-K-doj legis en biblio la historion pri bona antikva tempo de patriarkoj, forĵetis la kalsonojn k jupojn k simile al Adamo k Evo renovigis siajn promenojn, pro manko de paradiza ĝardeno, en la arbaro, inter floroj k herbo, por ke la benita suno «varmigu ne nur la dorson k piedojn», sed tiel do la partojn «ornamajn» de l’ korpo, kien la figfolieto ĵetis sian ombron.
Ĉu antaŭ ni SAT-anoj staras la problemo superdandi unu la alian en la nudkulturo? Ĉu multe da utilo vi alportos al la SAT-movado saltante k kurante sen kalsonoj k jupoj, klarigante vian konduton per tio, ke la suno devas «normale» plivarmigi ĉiujn korpopartojn? Mi tre dubas pri la utilo, sed objekto de moko vi estos. Mi konsentas kun la opinio de K-do 6184 en n-o 257 k lia dialogeto: A: Kiuj estas SAT-anoj? B: Tiuj, kiuj komune, viroj k virinoj, sin banas» — k mi aldonas — kiuj saltas k kuras sen jupoj k kalsonoj! Kia «agrabla» recenzo pri SAT!
Mi estas certa, ke la unua enportinto de l’ propono pri nudkulturo poste kontraŭdiros sin. Estus tre interese, se nudkultur-iniciatoro senkaŝe eldirus, ĉu estus agrable al li vidi sian junan edzinon en kostumo de Evo antaŭ fremdaj nudaj viroj, kun kiuj ŝi povus tuŝiĝi? Mi ne eraras, dirante, ke tiun ĉi penson «moralan» k «sen burĝaj antaŭjuĝoj», elpensis virino, ĉar viro ne kapablas la unua elpensi tion. Se oni fine konkludas, ke la sennaciismo verŝajne konsistas el vetkurado de SAT-anoj kun nudaj virinoj sur arbara herbejo, komuna banado k varmiĝo sub la suno, ĉu tia rezonado povus ĝojigi nin? Mi mem treege ŝatas sporton k banadon, korpekzercojn ktp., sed preferas porti malgrandajn kalsonetojn (ruse: trusiki). Mi tute ne kalkulas miajn «trusikojn» inter «burĝaj antaŭjuĝoj», kiel oni povas kompreni el vortoj de K-dino 2055 (en n-o 246).
Niaj gravaj taskoj nunaj estas, plikapabliĝi por disvastigi esp-on, klopodi pri enkonduko de esp-o en lernejoj kiel deviga objekto k pliampleksigi la internacian korespondadon k per tio pliigi la fortikecon de l’ SAT-movado. Venos la tempo por priparoli nudkulturon, sed dume ni ne okupu nin per sporto kun «burĝaj antaŭjuĝoj» t. e. kun kalsonetoj.
N. Barmin (14663), Sebastopolo, Sov.
[REKLAMO p.6] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
Ĉu mondskale aŭ fabrikskale?
Kiel plej bonan solvon, veni el la nun reganta proletara mizero, K-do 10084 (Dortmund) rekomendas organiziĝon de la fabrik-laboristaro laŭ la konsilantara sistemo. Tiu ĉi penso nur povas regi en pensujo, kies centro sin turnas nur ĉirkaŭ laborejo, tage k nokte, k kies ran-perspektiva horizonto ne jam transiris la muron de la fabriko.
Se ne ekzistus la vorto klasbatalo en tiu artikolo, mi vere pensus, ke sinjoro Springorum¹ estas la verkinto de tiu artikolo. La «Dinta»²-gazeto «Hütte und Schacht» (Fabriko k minejo) jam sukcese kirlis la cerbon de la t. n. ekstremulo. La reĝo de raciigismo Ford nur atingis sian gradon da raciiĝo, ĉar li jam longe agas laŭ konsilo de K-do Falkenherr. Aŭ K-do 10084 emas imiti la Ford-an sistemon ĉe Höŝ (Hoesch)?³ La sindikatistemaj laboristoj ĉiuokaze insultas la «bonzojn». Kiu estas gvidanto de la amasoj? Ĉu fabrikskale pensanta ekstremulo aŭ ĉu sperta k de la kapitalistoj sendependa bonzo? Ne forgesu, ke fabrikskale batalanta laboristo facile estas maldungata, dum en la manoj de sindikatestro koncentriĝas la informoj el multaj fabrikoj, fakoj, landoj. La kotizo de la sindikatanaro ebligas al la estro studadi diversajn gazetojn, ebligas, ke la centro de la sindikatoj (ADGB en Germanio) helpe de la plej bonaj rilatoj kun eksterlando, kun registaro, scienculoj ktp. rektmane havigas al si plej bonan agŝancon. Kiel gvidantojn la sindikatanoj elektas nur penskapablan personon, sed male konsilantaro en fabriko kelkfoje estas mone subaĉetata de l’ fabrikestro kaj nepre estas ĉiam dependa de sia mastro.
Vi eble kontraŭdiros, ke la leĝo ŝirmas fabrik-konsilanton kontraŭ maldungiĝo. Tiun certecon ni ĝis nun ne atingis, K-do Falkenherr, — malgraŭ ekzisto de labortribunalo. Tiu lasta institucio, kunmetiĝanta el laboristoj k entreprenistoj, vere estas beno por senhavuloj. Nur influa laborista movado, kiel eble plej grandskale aganta, tamen garantias al la laboristoj veran justecon. Unuigu vin, laboristoj, grandskale en sindikatoj k partioj, sed ne disigu vin laŭ plaĉo de Ford k Dinta, tio estu nia devizo*!
Fluder (10746), Dortmund.
¹ Springorum estas sinjoro posedanta la minejon Höŝ (Hoesch). ² «Dinta» estas mastra organizo en Germanio, kiu celas sciencmetode raciigi la homan laborforton. ³ Höŝ (Hoesch) okupas proks. 9 mil laboristojn.
* Postnote ni rimarkigu, ke ni ĉe la legado de l’ kritikata artikolo de K-do 10084 (vidu en n-o 257) ne havis la impreson, ke tiu K-do celis pravigi la organizmanieron de Ford k similuloj. En tiu rilato la riproĉoj de K-do Fluder al K-do 10084 ŝajnas al ni esti senbazaj. Red.
— pàgina 7 —
SENNACIULO 43
SENNACIULA JUNULARA PAĜO
Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)
ALVOKO
Gek-doj! Forpasis nia 9-a Kongreso; ĝi estis granda manifestacio por nia movado tutmonda. Ĉiuj kongres-ĉeestintoj ricevis denove instigojn por per duobla persisteco prilabori nian agadkampon. En nia fakkunsido nia K-do Bartelmes deziris esti anstataŭata pro troa okupo en la redakcio, kaj elektitaj estas novaj redaktanto por la «J. P.» kaj sekciestro. Dum la kunsido montriĝis la volo, ankoraŭ plivigligi la vivon en nia sekcio. Pridiskutitaj estas diversaj rimedoj ĉi-rilataj. Ĉefan atenton trovis nia parolilo, la «J. P.». Ĝin ni unue bone prilaboru, ĝi respegulu niajn interesojn kaj ĝi montru niajn spertojn en junulmovado. Do, sendu raportojn pri interesaj kaj instruaj aranĝoj. Ankaŭ ni pritraktu seriozajn gejunulajn temojn. Resume, nia «J. P.» estu tia, ke ni ĉiuj profitu el ĝi por la bono de nia movado.
Gek-doj! grava estas, ke ni havu interrilatojn kun parti-junularoj kaj aliaj lab. junulmovadoj; ĉar ni devas esti informitaj pri ĉiuj aranĝoj, por eluzi la eblecon profiti per propagando por nia movado. Do, Gek-doj, membroj de cititaj junulorganizoj, vi estas petataj, sendi al la sekciestro la laborplanojn de viaj organizoj kaj la adresojn de viaj gvidantoj.
Gek-doj! en sekvanta jaro ni festos nian 10-an kongreson. Kvankam partopreno al ĝi signifas grandan financan fortostreĉon por ni, ni jam nun klopodu por ebligi nian ĉeeston. Ni provu jam tie elmontri faktojn pri la progreso de nia sekcio. Gek-doj, tial eklaboru denove kun novaj ĝojo kaj forto! Malfacile prilaborebla estas nia kampo, sed nur volu kaj ni fosos nian sulkon.
Ni, la SAT-junulara sekcio, klopodu esti forta ero antaŭenpuŝanta la tutmondan revolucian esperanto-movadon!
La sekciestro: Dietrich Keuning (10742), Hermann-Meier-Str. 32, II, Leipzig W 32.
———
Gek-doj! Estas intenco plibeligi la aspekton de nia «J. P.» k pliinteresigi ĝin. Eble ni povas per bild-kapo, kiu devas esprimi nian ideon, atingi tion. Mi nun alvokas la kapablulojn, ke ili sin okupu pri tio k sendu al la sekciestro la skizojn. La bildkapo havu la maksimuman alton de la ĝisnunaj kapliteroj «J. P.» k estu larĝa kiel la paĝo. La plej bela k trafa estos elektata k pri enpresigo ni intertraktos kun la Direkcio de SAT.
D. K.
VAGADISMO KAJ GEJUNULARO
«La mizera ekonomia stato — senlaboreco — jen la kialoj de mia vaguliĝo…»
Tiu ofte estas la eldiro de vagantoj. Ĉar longan tempon mi mem migris, ankoraŭ migras, mi forte interesiĝis, kaj ĉi sube mi koncize volas sciigi miajn spertojn. Samtempe mi petas, ke multaj Gek-doj esprimu sian opinion, donu sugestojn ktp., ĉar tiu temo por granda parto el la gejunularo estas sufiĉe grava.
Estas du fundamentaj motivoj por la vagadismo: m i z e r o kaj v a g e m o. Senkompate eksigas la profitavida kapitalistaro grandparton el la gejunuloj, kiuj post la metiservado ĉesas esti senkostaj aŭ malmultekostaj laboristoj. Sentante sin superfluaj kaj nebezonaj pro deviga nenion-farado, entreprenemaj geuloj volas rifuĝi antaŭ la pereo en mizeriĝo. Intencante serĉi konforman al siaj modestaj postuloj medion, ili estiĝas vaguloj. Manko de nutraĵo kaj mono devigas ilin je almozpetado… Jam ili ekpaŝis la unuan ŝtupon de l’ vagadismo. (En Germanio la migranta metiisto kun oficiala migrad-atesto ricevas ŝtatan senlaborul-subvencion dum 10 semajnoj, sed ofte la vaganto estas sen- aŭ multprofesia; kaj tiam?)
La neregula vivado emigas la vagulojn elspezi la almozpetitan monon per aĉeto de alkoholaĵoj, per kies trinkado ili esperas forgesigi la mizeran staton almenaŭ por ioma tempo. Pli kaj pli fremda estiĝas al ili la socio, al kiu kvanta elcento el la vaguloj neniam plu trovas la vojon, almenaŭ ne kiel kunlaborantaj eroj.
Kion nun faras la ŝtato kaj ties zorgad-oficoj por malnecesigi la migradon pro mizero kaj superflusento? En germaniaj grandurboj ekzistas t. n. «Taghejmoj» por senlaboraj junuloj. (Ĉu tiaj ankaŭ ekzistas por K-dinoj, mi ne scias.) Jen mallonga priskribo de unu el tiuj hejmoj: Matene ĉirkaŭ la naŭa horo la «ĉefo» malfermas la hejmon, al kiu ĉiu junulo senlabora havas enirpermeson. Escepte ankaŭ plenaĝuloj povas partopreni, laŭ interkonsento kun la magistrato. Ĉiu alveninto ricevas simplan matenmanĝon. Post la regalo sin distras la aro laŭ propra volo. Sufiĉe bone instalita paperaj-laborejo ebligas al laboremuloj praktike uzi siajn fortojn kaj tempon. Konsilante helpas la «ĉefo» jen al fabrikantoj de fotajalbumoj, taglibroj, kartonkestoj, jen al bindantoj de romanoj, ilustritaj ĵurnaloj ktp. La bezonata al tiuj farotaĵoj materialo estas liverata preskaŭ senpage. Labordevo ne ekzistas, ĉefe pro tio, ĉar tien venas la plej diversaj metiistoj kaj senmetiistoj. Kiu ne emas labori, tiu rajtas aŭ legi gazetojn, librojn, aŭ skribi. Eĉ neniom-fari estas permesate. Diversspeca ludilaro helpas al la ludemuloj agrable pasigi la tempon. Post la dekdua okazas la komuna tagmanĝo. La manĝaĵo estas simpla, sed bongusta kaj sufiĉa. Poste du uloj, laŭvice, devas purigi la manĝilaron. Tio estas la sola «deviga laboro», kiun ĉiu, eble unu fojon po monato, devas fari. Se ne estas planita vizito al fabriko, banejo, muzeo aŭ ajna komunuma institucio, tiam la aro restas en la hejmo ankaŭ posttagmezon. Eventualajn elspezojn por tramo, fervojo, enirbiletoj k. a. dum la instru-vizitoj pagas la magistrata kaso. Ĉiusemajne estas aranĝata tuttaga ekskurso; laŭ deziro de la junuloj oni aranĝas ankaŭ 2 tuttagajn ekskursojn po duon-monato. Vojon kaj planon difinas la partoprenantoj, kiuj estas subvenciitaj po ulo kaj ekskurstago je 3 markoj el la magistrata kaso. La nebezonita mono en la komunece administrata kaso estas dividata egalparte kaj disdonata al la ekskursintoj. Vespere ĉiu ricevas teon (kafon aŭ limonadon) kaj buterpanojn. Ĉiu manĝaĵo estas senpage liverata el la porpopola kuirejo.
Entute la institucio prezentas bonegan socian aranĝon por utile okupi la senlaborajn K-dojn. Kvankam oni malatentas la frazon iom ofte citatan: «Kiu ne laboras, ankaŭ ne manĝu.» Krome la laŭleĝa subvencio estas plene donata al la anoj de la taghejmoj.
Estus interese, se la Gek-doj, ĉefe K-dinoj, raportus pri similaj aranĝoj en siaj landoj.
VAGEMO
Seninterrompe siblas la transmisioj, kiuj movas la radojn de l’ maŝinoj. Palaj plenkreskontoj turnas la turnilojn, prilaboras metalpecojn laŭ interkonsento. Sklaviga laboro… Sunradio enpenetras la metiejon, enpenetras la ribeleman animon de l’ junulo kaj ekigas deziregon: esti libera.
Forkuri la devigon de l’ ĉiutaga laboro ankaŭ min instigis al vagado. Entuziasmigis min la aspiro al libero. Resonis en mi la melodio de: «Fratoj al sun’, libereco», sed nenie mi trovis «liberecon», ĉar ĉiam kaj ĉie, pli-malpli, mi estis dependa de homoj kaj de la cirkonstancoj. Certe la migrado pligrandigis mian scion kaj komprenon, ja ĝi estis bontaŭga «vivlernejo» por mi. Sed ĉu tio sufiĉe pravigas la forkuron el la nuntempe ankoraŭ fia socio? Laŭ mia spertado en dumjara vagado mi devas nei la demandon, ĉar forkurinte el malbona stato mi neniom povas fari por ĝin ŝanĝi. «Mankas la devoj kaj mankas rajtar’.» Kelkiu, kiu samkiel mi nun vagadas en senceleco, volonte utiligus sian forton je bono de nia movado. Sed kiel? Responde mi rakontu jenon:
La Göteborga Kongreso estis finita. Forlasinte la kongresurbon mi venis al Oslo kaj de tie al Stokholmo. En la tiea ĉefpoŝtejo mi renkontis K-don el Nineshamn (Nynäshamn), kiu min al si invitis. En lia urbo mi helpu propagandi
— pàgina 8 —
44 SENNACIULO
[BILDO p.8 | 3,7,97,13] Ornama kaplinio kun desegnaĵoj de legantaj kaj skribantaj figuroj ambaŭflanke de la titolo «Esperanto-Servo».
Esperanto-Servo
N-o 4 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.) — 24. Oktobro 1929
EL LATVIO
De Latvio al Ĉinio veturas rusaj blankgvarduloj
(Esperanto-Servo.) Latvion enveturis rusaj monarkistoj — varbantoj de volontuloj. Ilia agado estas kaŝa, ĉar eĉ la leĝoj de la faŝista Latvio malpermesas varbi soldatojn por alia lando. Malgraŭ tio, la varbantoj sukcesis varbi kelkcentojn da volontuloj. La forveturo okazis triope, kvarope. Inter la volontuloj estas «Nansen-pasportanoj» (?) k armeestroj k soldatoj de la iama cara Rusio. La varbantoj promesis al la volontuloj bonajn salajrojn. Oni atendas, ke dum proksima tempo forveturos la dua grupo. La laboristaro opinias, ke sen scio de la registaro tio ne povus okazi, ĉar la registara presorgano estas tre malamika kontraŭ USSR. — Leviĝu la mondlaboristaro!
F a j r e r o, R i g a.
EL GERMANIO
Germanaj kamplaboristoj suferas
(Esperanto-Servo.) La ĵurnalo de la kamplaboristoj en Magdeburg publikigis denove faktojn pri okazintaĵoj el la kamplaborista vivo. En grandbieno ĉe Glöthe (Gloete) oni vangfrapas k senhonte insultas la laboristojn; en Dornbock (Dornbok) bienposedanto nomas siajn helpistojn «malbenitaj hundoj» k foje kaptis unu je la gorĝo. En Werkleitz (Verklejc) la bienestro ofertis al laboristo, patro de 5 infanetoj, po horo salajron de 0.50 mk. g. Bienestro en Bisdorf maldungas sisteme anojn de la kamplaborista sindikato aŭ igas ilin, fari plej humiligajn laborojn.
Al tia traktado respondas la konstante kreskanta nombro de formigrantoj el kamparo al urboj.
G. N. (3018), Chemnitz.
Granda migremo de la germana junularo
(Esperanto-Servo.) La asocio por germanaj junular-tranoktejoj ĵus konigis, ke en la pasinta jaro en 2177 porjunularaj tranoktejoj tri milionoj tranoktoj okazis. En ĉiu semajno finkonstruiĝas nova tranoktejo. La asocio, al kiu apartenas 100000 membroj, ricevas multe da ŝtataj k urbaj subvencioj. Plej granda tranoktejo troviĝas en Hohenstein (Saksio), iama malliberejo-kastelo. — Du ŝipoj, konstante naĝantaj en riveroj, servas senescepte por tranokto de junuloj.
G. N. (3018), C h e m n i t z.
EL FRANCIO
Kiel la industriistoj akcelas la laboristan bonstaton
(Esperanto-Servo.) La franca Norddepartemento estas ĉefe konata pro siaj teksindustrioj, kiuj konsistigas la plej egan parton de sia aktiveco.
En tiu departemento la teksej-industriistoj estas potence unuigitaj en «mastra sindikato». Ties membroj decidis interkonsenti, por doni al siaj laboristoj kiel eble plej malaltan salajron; tiu «sindikato malsatiga» konsentas al siaj laboristoj 4.15 fr. po horo, dum la malmultaj etindustriistoj, ne aliĝintaj tiun «sindikaton», donas al siaj laboristoj 4.30 fr. po horo. Iu mastro, s-ro Caulliez (Koliez) el Wattrelos (Ŭatrelos) eĉ donis 4.70 fr. po horo. Liaj laboristoj estis kontentaj.
La grandsinjoroj de la «mastra sindikato» opiniis tiun staton netolerebla; ili ja povas altrudi sian volon, ĉar nur ili posedas la teknikan potencon: s-ro Caulliez, et-fabrikanto, nur teksas la ŝtofojn, li aĉetas la karditaĵon ĉe la mastra sindikato k teksas ĝin.
Al tiu et-fabrikanto la mastra sindikato anoncis, ke la prezo de la karditaĵo estos plialtigata je 20% — se li daŭrigos pagi siajn laboristojn pli kare ol ĝi…
Por povi daŭrigi sian negocon, la et-fabrikanto devis kapitulacii antaŭ la grandsinjoroj… Liaj laboristoj malprofitos de tio je 83.20 fr. po monato, sed kompense ili scios multe pri la potenco de la grandkapitalismo…
F. C h a m a r r e, La Rochelle.
ADRES-ŜANĜO
de la Centrejo de Esperanto-Servo estos publikigata en la sekvanta numero
EL BULGARIO
La proceso kontraŭ kompartio
(Esperanto-Servo.) Dum septembro 1928 estis arestitaj kelkaj membroj de la Centra Komitato de l’ nelegala bulgara komunista partio. Poste, dum marto k aprilo 1929, estis arestitaj aliaj partianoj. Nun, fine, la proceso kontraŭ la KP, estante samtempe proceso kontraŭ la tuta klasrevolucia movado en Bulgario (inter la akuzitoj estas membroj de la CK de legala Laborista Partio k de la CK de l’ Sendependaj Profunuiĝoj) okazos baldaŭ: je fino de oktobro aŭ komence de novembro. La akuzitoj estas pli ol 60 personoj. Ĉiuj estis kruele batitaj de la sadistoj en la direkcio de la polico.
Nun la organizoj de la bulgara proletaro prepariĝas por la proceso. Estos okazintaj protest-kunvenoj, protest-striko ktp. Sed ankaŭ la eksterlanda revolucia movado devas eldiri sian solidarecon kun la bravaj Gek-doj, membroj de KP. Aranĝu protestkunvenojn k nepre sendu protestojn al la P r o k u r o r o ĉ e l a D i s t r i k t a J u ĝ e j o e n S o f i a. Kopiojn de la protestoj sendu al r e d a k c i o d e «R a b o t n i ĉ e s k o d e l o», ul. «V r a b ĉ a», n-o 1, S o f i a. Postulu legaligon de la KP, KJU k IRH! Postulu nuligon de la «leĝo por defendo de la ŝtato»! For la blanka teroro!
G o l, Sofia.
RESPONDA PARTO
10836, 5281, 9274, Staŭb, Bondarevski, Ariadno, Hayden. Pro la limigita loko viaj raportoj ne povas aperi en nuna, sed espereble en la sekv. n-o.
Fajrero. Dua raporto aperos en sekv. n-o.
4-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- De Latvio al Ĉinio veturas rusaj blankgvarduloj. Fajrero, Riga (Latvio).
- Germanaj kamplaboristoj suferas. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Granda migremo de la germana junularo. G. N. (3018), Chemnitz (Germ.).
- Kiel la industriistoj akcelas la laboristan bonstaton. F. Chamarre, La Rochelle (Francio).
- La proceso kontraŭ kompartio. Gol, Sofia (Bulgario).
* * *
por esp. lab. movado. La oferemo kaj organiztalento de la min gastiginta K-do kaj ties geamikoj ebligis al mi vivadi inter fremdlingvanoj studemaj rilate al esp-o. Feliĉa, ke mi nun trovis devon kaj eblon praktikadi la internacian lingvon, mi, dum sep longaj monatoj, pasigis la vesperojn aŭ en konversacia rondo aŭ en studrondoj de gekomencantoj-esp-istoj.
Kaj kiam mi poste, denove vaganta, rakontis al renkontitaj Gek-doj pri mia vivo en Esperantio kaj pri sennaciismo praktika, tiam multaj esprimis la deziron ankaŭ gastigi, dum ioma tempo, fremdlingvan esp. K-don.
Por akceli la realigon de tiu deziro mi proponas jenon: Se grupo aŭ izola K-do deziras helpon de eksterlanda K-d(in)o — en nuna tempo tio estus bona ŝanco por senlaboraj Gek-doj! — por propagando, varbado, instruado, ĉu ekskluzive por esp-ista grupo aŭ pere de ĝi ankaŭ por sportula, infanamika, junulara, naturamika, liberpensula rondoj, tiam la sekciestro estu informita. Same sin anoncu emaj kaj kapablaj Gek-doj, kiuj estus pretaj vojaĝi eksterlanden kaj plenumus la dezirojn de la veninto(j).
Se eble nur grupoj aŭ nur vojaĝemuloj sin anoncus, tiam per alvoko en S-ulo oni povus trovi la necesan «alian parton».
Restas la ekonomia flanko; kiel oni povas postuli de malproksime loĝanta senlabora K-do elspezi nehavatan monon por vojaĝo?
Mi projektas jenon: Kiam la sekciestro peris al grupo helpeman K-d(in)on, tiam li sendu al ĉi K-d(in)o «rajtigilon», kiu dokumentas, ke la K-do vojaĝos je profito de nia movado kaj tial indas subtenon. Tiu ĉi subteno povas esti repagota aŭ per propagandparolado aŭ, kiam la vojaĝanto povas, per esp. libroj, revuoj, gazetoj. Tiel ni malebligus ekspluatadon al Gek-doj kaj grupoj fare de migrantaj parazitoj. Ke la migranta junulo en 95 el 100 okazoj estas konsiderata kiel almozpetanto, mi spertis persone. La proponitan monsubtenon, ofte por laboristo tre altan sumon, mi ĉiam sentis kiel vangofrapon.
Konklude: Se la junulara sekcio kapablus vivigi ĉi tiun projekton, tiam ĉiu interesata al ĝi parto profitus: unue la movado, ĉar la grupoj sukcesus vigligi la intereson por esp-o kaj la SAT-movado per migrantaj eksterlanduloj; due kaj ĉefe la gemigrontoj, ĉar en alilingva regiono ili ĉiam devus paroli esp-e kun esp-istoj; kaj krome, nur dum longa restado en sama regiono oni povas observi kaj studi fremdan popolon, ties ekonomiajn batalojn kaj morojn. La gejunuloj el la SAT-movado, kiuj tiel migrados (vojaĝos iele, ĉu aŭtomobile, bicikle aŭ vagonare) ne plu estos nuraj admirantoj de natura belo, sed ankaŭ kaj ĉefe esplorantoj de la laborista medio en tutmondo. Dum tia esplorado ili plej bone ekkonos la fian staton de la nuntempa socio kaj tial ili estiĝos, ekkoninte tion, la plej fervoraj kunbatalantoj por nia kreenda s o c i o s o c i a l i s m a.
A. S. (10580).
— pàgina 9 —
SENNACIULO 45TRA ESPERANTIO
INTER NI
— Vi tre mirigas min! … Ĉu do vere vi opinias ebla, ke la SAT-anoj fariĝu ĉiurilate memstare pensantaj homoj? Per via edukmaniero vi atingos nur, ke tiaj «edukistoj» fariĝos tro memfidaj k volos diskuti k decidi pri ĉio ajn. Ridinde! …
— Via rimarkigo estas iel tute prava. Mi eĉ citos ekzemplon, kiu apogas vian vidpunkton. Ne malofte oni renkontas K-dojn, kiuj post legado de la «Komunista Manifesto» k de kelkaj resumoj aŭ komentoj pri la Historia Materialismo kredas esti spertaj Marksanoj. Ili tiel plej ofte nur ridindigas la marksismon — k sin mem …
Evidente, taŭga edukado devas ne nur veki ĉe homoj la deziron ĉion kompreni, k tiucele ĉion ekzameni mem; sed, plie, ĝi devas celi, ke ili akiru plenan komprenon pri tio, ke specialaj profundaj studoj estas necesaj por ektrakti iajn demandojn. Estus ja tute ridinde, se simplaj laboristoj volus pridiskuti la teorion pri relativo de Ajnŝtajn (Einstein) aŭ transcendantajn filozofiajn problemojn. Kvankam, mi diru parenteze, la klero de metafizikuloj kutime ne malhelpas ilin paroli sensencaĵojn …
Kaj, sur nia esperanta kampo, ĉu ne okazas ofte, ke klerulo ekvolas reformi nian lingvon tuj post lernado de kelkaj lecionoj? En tia okazo nia intelektulo, same kiel tromemfida elementulo, ne komprenas ĝuste, kio estas scienco, kiel oni devas esplori demandon antaŭ ol proponi solvon.
Sed mi firme opinias, ke plej ofte — mi ne diras ĉiam — nekleraj proletoj povas havi pli bonan juĝon pri aferoj, kiuj rilatas ilian vivon, iliajn laborkondiĉojn ol teoriuloj, kiuj tro abstrakte pritraktas tiajn demandojn.
Taŭga edukado devas ĉefe kulturi la simplan saĝon, kiu ekzistas pli malpli ĉe ĉiu normala homo. Kaj tiu kapablo sufiĉas ĉe laboristo por akiri klaskonscion k la certon, ke li estas ekspluatata. La burĝa, ŝtata edukado celas ĝuste nebuligi la simplan saĝon per encerbigo de «veroj», eldiritaj de «dio», de «sanktuloj», de «eminentuloj» k. s. belparoluloj.
Estus tre atentinda rezulto, se la plimulto da SAT-anoj alvenus al tia klara kompreno, ke necesas unue dubi por akiri veran kleron, ĝustan opinion pri ia ajn demando.
Ĉio, kio estas akceptita sen vera kompreno, konsistigas ja nur dogmaĵon k tio estas certa baro kontraŭ la evoluado, kontraŭ la progreso.
La diversaj eklezioj povas ekzisti nur pro la kredo de siaj anoj. Sed neniu laborista organizo konsentus esti komparata kun iu ajn eklezio. Sekve, ĉiuj povas konsenti kun niaj edukaj principoj. E. L.
PRI INSTRU-METODOJ
En n-o 260 de «S-ulo» mi trovis artikolon defendanta la kursojn rektmetodajn. Mi esperas, ke simpla K-do, kiu ne havas ian ajn ateston pri instruado, rajtas esprimi kelkajn pensojn pri rektmetoda instruado.
Certe tia metodo tre taŭgas por instrui homojn, kiuj jam antaŭ la kurso konas la fundamentajn regulojn gramatikajn. Sed, ĉu ĝi ankaŭ taŭgas por laboristo ne havanta tian konon? Ŝajnas al mi, ke ne. Mi kaj kelkaj K-doj en Boras (Svedio) dum du vintroj spertis, ke la plej granda parto da partoprenintoj en la de ni aranĝitaj esp. kursoj, post trapaso de l’ kurso, ne eĉ scias, kio estas substantivo aŭ verbo. Ĉu do ili povus profiti el rektmetoda instruado?
Mi mem interparolis kun kelkaj Ĉe-kurspartoprenintoj kaj Soares pravas: ili diris «mi havis laboris» ktp. La sperto devigis nin ĉi-loke labori kun la celo: unue gramatika scio, kaj poste korespondado, parolado kaj entute aplikado de la lingvo. Multfoje mi en sveda esp. gazeto legis pri grandaj sukcesoj rektmetodaj, sed kelkfoje oni, sub rubriko «Kroniko», en iuj lokoj plendas pro manko de kapablaj esp. instruantoj. Montriĝis nescio en la lingvo malgraŭ bonaj kaj bruaj sukcesoj rektmetodaj!
Strange, ĉu ne? Oni lernis tiom, ke oni ne povas instrui aliulojn. Do, ni lab. esperantistoj al niaj K-doj negramatikuloj donu samgrade gramatikon de la nacia lingvo. Tiel agante ni ricevos kunhelpantojn, ĉar sendi instruanton, kiu ne scias la nacian lingvon, al studrondoj laboristaj kaj elementaj, certe ne estas konsilinde.
Kompreneble la Ĉe-kursoj havas grandan propagandan valoron, sed bedaŭrinde ili estas «ne-digesteblaj» por negramatikulo. Mi bone memoras, kiom mi penis igi miajn lernantojn kompreni la akuzativon kaj la pasivajn formojn de esperanto. Oni ne postulu tro multe!
La finfrazoj de la artikolo de H. Seppik vekis speciale mian atenton, ĉar ili laŭŝajne estas ia aludo pri nia K-do Soares, kiu antaŭ kelkaj semajnoj restadis en Boras. Dank’ al lia bona esp. propagando hodiaŭ komenciĝas du grandaj esp. studrondoj en la Lab. Kleriga Asocio. Krome, mi mem partoprenis perfektigan kurson sub gvidado de tiu K-do, kaj neniu, ĉu laboristo «senlabora», ĉu instruisto, diru, ke ripetiĝis io malutila por esp-o!
Se oni komence nin admonas pri lojaleco, oni ne finu sian artikolon per malicaj aludoj personaj. Ĉiu esp. propagandisto miaopinie meritas laŭdon, ĉar ni atentu la porlaboristan avantaĝon ricevotan pere de esp-o. Pli malpli utila estas ĉiu esperantisto, sed la plej neutila estas persona atakado!
Vikt. Ekström (12439).
EL LA REDAKTEJO
Necesas turni nian atenton speciale al la tasko de l’ edukado de kunlaborantoj al nia gazeto. El multaj regionoj ne okazas alsendo de iuj ajn manuskriptoj interesaj kaj presindaj. Mankas karakterizaj raportoj pri la situacio de l’ laboristaro, ĝiaj vivkondiĉoj ktp. el tiu aŭ alia teritorio de l’ mondo, kie troviĝas laboristaj amasoj kaj laboristaj bataloj.
La raportado kompreneble ne povas konsisti en meĥanika tradukado de sciigoj legitaj en lokaj ĵurnaloj. Valora raporto distingiĝas grandparte per sia originaleco. Sed aliparte estas tre klare, ke priskribo ankaŭ ne povas esti farata sen la helpo de tiaj dokumentoj, kiuj troviĝas ĉu en gazetoj, revuoj, ĉu en arkivaj verkoj. Pripensu ĉiam, verkante por «S-ulo», raporton, ke ĝi ne estas destinita por loke limigita rondo da personoj, sed por tutmonda legantaro, kiu per la legaĵo volas fari al si objektivan bildon pri ia stato aŭ movado ĝenerale konata. Artikolo fariĝas valora nur per tio, ke ĝi estas a) objektiva, verema, b) klare verkita, konciza, komprenebla, c) bone dokumentita, enhavplena, sen frazeologia balasto.
Ja multaj kunlaborantoj sendas al ni artikolojn, kiuj malhavas unu aŭ la alian el tiuj tri valoraj kaj necesaj kvalitoj. Certe ni ne postulas ĉiurilatan senriproĉecon en la tem-pritrakto, ĉar ni bone scias, en kiaj kondiĉoj vivas kaj verkas la K-doj. Tamen, sufiĉe ofte ni ankaŭ ricevas modele prilaboritajn artikolojn de tute simplaj lab. K-doj, kio pruvas, ke kunlaborado al nia gazeto en taŭga formo por multaj estas plenumebla tasko. Vido de enpresita ilia verko en «S-ulo» estas certa rekompenco al tiuj K-doj. Kelkiuj havas la konvinkon de-antaŭan, ke ili ne kapablas taŭge verki, ĉar ili neniam provis, ĉar ili ne klopodis eĉ nur unu fojon kunporti iom da materialo el spertoj, observoj, aŭdoj, legado, kiu servus por konsistigi bonkvalitan artikolon por «S-ulo».
Nia principo estas, ke ĉio, kio mondskale aperas grava por la vivo kaj batalo de l’ tutmonda laboristaro, devas trovi decan mencion en «S-ulo». — certe ne mencion en formo de «gazet-novaĵo», sed kiel priskribo de niaj K-doj mem, kombinita el personaj observoj kaj dokumentaj precizigoj. N. B.
[REKLAMO p.9] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.
— pàgina 10 —
46 SENNACIULO9-a KONGRESO DE SAT
FINKALKULO DE LA KONGRES-KOMITATO
| Enspezoj | mk. g. | Elspezoj | mk. g. |
|---|---|---|---|
| Prunto | 330,00 | Preskostoj | 2053,10 |
| Kotizoj | 2275,59 | Insignoj | 352,69 |
| Donacoj | 137,86 | Prunto (repago) | 330,00 |
| Venditaj libroj | 1103,35 | Salon-luo | 863,50 |
| Venditaj propagandaĵoj | 1433,35 | Aranĝoj | 1748,30 |
| Enirmono ĉe aranĝoj | 437,20 | Kongres-filmo | 260,00 |
| Subvencio (ŝtata kaj urba) | 3000,00 | Kongres-protokoloj | 520,00 |
| Anoncoj | 145,00 | Aĉetitaj libroj | 885,49 |
| Diversaj | 46,90 | Anoncoj | 460,00 |
| Afrankoj | 495,66 | ||
| Subtenoj | 84,50 | ||
| Diversaj | 236,53 | ||
| SAT-Kotizoj al admin. | 21,50 | ||
| Kongres-fondo¹ | 400,00 | ||
| Al LEA germanl. | 95,00 | ||
| Al grupo Leipzig | 95,00 | ||
| Al centra gazetservo | 7,98 | ||
| 8909,25 | 8909,25 |
La Kaslibro, la finkalkulo k al ili apartenantaj dokumentoj, fakturoj ktp. estas kontrolitaj Bonordon k ĝustecon garantias la reviziantoj.
Leipzig, la 27. de septembro 1929.
M. K. (1612) MAX KÖHLER (10095) WILLY MERSIOWSKY (2977)
¹ Rezerva monsumo por organizado de estontaj Kongresoj.
PRI NIA GAZETO
Respondo al K-do Wotschke el Dresden
En «S-ulo» n-o 259 K-do Wotschke mencias la proponon 17, kiun sendis al Kongreso la Valenciaj anoj. Tiu K-do, bedaŭrinde, parolas pri ni laŭ maniero ne deca kaj, despli kulpinde, senscia; jen li skribis: «Laŭ la stranga propono de la ‘Valencia SAT-anaro’, kiun feliĉe malakceptis nia Kongreso, mi rimarkis, ke tie grandare troviĝas membroj, kiuj kredis oportune postuli, ke la legantoj-abonantoj oferu por tiuj, kiuj senkaŭze ne abonas la gazeton, 24 paĝojn de nia gazeto jare.» Nu, mi respektas lian opinion pri la strangeco de nia propono, pri tio mi nur diras, ke mi ne riskus juĝi tiel superece ian ajn proponon, faritan aŭ farotan plej bonintence. Sed neniel mi povas silenti ĉe la diro, ke ni postulas profitaĉon je la kostoj de la cetera membraro; ne, tute ne. Nun mi respondas tian, laŭ mi, senpripensan ofendon, per jena deklaro: La Valencia SAT-anaro konsistas el 14 membroj, kaj 12 el ili abonas la gazeton; do tre klare estas videbla la fakto, ke se en ĉiu SAT-rondo estus proporcie la sama nombro da pagantaj legantoj, kiel ĉe ni, certe la abonantaro preskaŭ fariĝus duobla…
Ni ne estas egoistaj, ni ne volas eltiri profiton per la moneroj penige akiritaj de niaj K-doj; male, ni estas pretaj, kiel diras nia propono, oferadi iom el niaj privataj rajtoj por ĉies plibonigo. Tial do mi protestas kontraŭ tiu por ni hontiga famaĉo, ke ni volas havi legaĵon per alies mono. Ni akceptas kaj atentas ĉiujn avertojn, eĉ malaprobojn, se ili estas decaj, sed neniel ŝtonetojn mistrafe ĵetitajn en la aeron…
Je la nomo de la ceteraj anoj
Luis Hernandez (12916).
TIEL ONI NE PROPAGANDAS NIAJN IDEOJN!
Fine de septembro mi travojaĝis Insbruk (Innsbruck) en Tirolo (Aŭstrio) kaj vizitis la tiean LEA-rondeton. Hazarde ankaŭ ĉeestis SAT-K-do, kiu jus revenis de vojaĝo tra Italio. Fiere li montris sian grandan vojaĝan libron, en kiu enskribiĝis multaj faŝistaj konsuloj, urbestroj kaj eminentuloj. Kompreneble ankaŭ ne mankis granda bildo de Musolini mem en la kolekto. Kun tiu geo-, aŭto-, bio-grafia verko tiu K-do intencas fari grandan varbpropagandon en lab. esp. rondoj. Se li estas sincera, almenaŭ li tre malbone komprenas klaskonscian edukadon. Ne almozpetante subskribojn de faŝistoj sub iliaj portretoj kaj montrante tion en proletaj rondoj, oni klerigas la lab. klason. Dum niaj italaj K-doj heroe suferas kaj putras en malliberejoj, aliaj, neniel al tio devigitaj, serĉas amikecon ĉe la burĝaj ekzekutistoj.
13707 (Paris).
PRI TEMOJ DE NIA KORESPONDADO
En «S-ulo» n-oj 253/54 K-dino Lisiĉnik plendis pri nesufiĉa klareco en korespond-anoncoj k kiel ekzemplon citis interkorespondadon de astronomo kun tajloro. Kial? Ĉu necese la travivaĵoj de nia tajlora K-do estas malinteresaj por nia K-do astronomo? Ĉu maleblas, ke dancistino interesiĝu pri la ĉiutaga vivo de konstruisto? Ĉu SAT ne celas al homeca solidareco? tute ne konsiderante profesian distingon? Logike laŭ la prezentmaniero de K-dino L. la SAT-organizo fariĝus kvazaŭ ŝtuparo. Ĉiu ŝtupo estus apartigita de l’ alia per barilo. Kaj nature SAT tiel fariĝus ne detruilo, sed kreilo de bariloj, diferencoj. Laŭ opinio de la skribanto tiele ekestis la klasbatalo. Ekzemple la tipa burĝo estas tute seninforma pri la ĉiutaga vivo de proleto, k simile inter diversgrupaj proletoj estas troveblaj tiaj baroj. La kvalifikita metiisto malestimas la nekvalifikitan. Almenaŭ estas tiel en Britio, kie ja la afekto ludas grandan rolon. La astronomo rajtas instruiĝi pri la vivmaniero de la tajloro k la tajloro siavice ankaŭ pri tiu de l’astronomo. Ofte nur hazarde oni havas tiun aŭ alian profesion k ne ĉiam respondas al ĝiaj postuloj laŭ kapabloj. La plendo de l’ K-dino pli trafe direktiĝus al la t. n. neŭtrala organizo ol al SAT. Ja nia SAT-ano astronomo, kiu serĉus tre limigitan k samtempe tre ekskluzivan samprofesiajn korespondantojn, havus korespondadon!
W. Cowan (10085), Isle of Man.
PRI ESPERANTO-TEATRO
Responde al K-do Skor¹ mi diru, ke mi tute ne malestimas cirkojn; kontraŭe, ili tre altiras min, pro sia iomete romantika, malnovmoda k stranga prezentmaniero. Nur mi pensis, ke ne taŭgus, ke SAT starigu sian propran, ĉar la plej granda parto de l’ cirka prezentado konsistas el ĉeval-rajdado, best-ludado ktp. k oni povas elmontri esp-on nur per parolado aŭ skribado.
Jes ja, mi scias, ke ne ĉiuj serpentoj estas verdaj (kelkaj sufiĉe nigras eĉ por faŝista cirko); sed almenaŭ kelkaj estas, dum vane oni serĉus inter fokoj k ursoj pri la ĝusta koloro.
Mi tute konsentas, ke burleskulo povus utili por nia celo; ankaŭ, ke best-zorganto povus esti esp-isto k revoluciulo — kial ne? — sed tio ne pruvas, ke ni havas kelkajn en la SAT-vicoj.
Nu, mi celis sugesti, ke ni marŝu antaŭ ol kuri. Bonvenigata estu ĉiu taŭga k realigebla projekto. Mi petas, ke K-do Skor sendu sian originalan verkon al la redaktoro de «L. N. E.»; eble ni povus komenci per ĝi…
E. K. L.
¹ Vidi antaŭan n-on.
ĈE LA AMSTERDAMA INSTRUISTA INTERNACIO
Komence de aŭgusto kunvenis en Bruselo la Ĝen. Konsilantaro de l’ Amsterdama Instruista Internacio. Je propono de l’ aŭstria delegito, K-do R. Hein (ALLE-ano), la demando pri enkonduko de esp-o ĉe la Internacio estis diskutata. Post detala priparolo oni decidis, en la proksima kunveno de l’ Ĝen. Konsilantaro meti esp-on sur la tagordon.
(Laŭ «La Socialisto».)
RADIO MINSK
Depost 15-a de oktobro aŭskultu Minsk-on ĉiuvendrede de 20.40 h. ĝis 21.20 h. (laŭ nia tempo). Ondlongo 700 m. Paroladoj pri kulturaj, ekonomiaj, esperantaj novaĵoj en BSSR. Parolanto: D. Snejko. Adreso: Minsk, Radio-Stacio, Universitetskaja 16. Skribu leterojn por blankruslingva radio-gazeto. Sendu informojn pri aŭdebleco k div. demandojn al Stacio.
— pàgina 11 —
SENNACIULO 47DISPUTEJO
Rilate al la paragrafo en «S-ulo» n-o 261, pĝ. 11, pri BEA k neŭtralismo, mi nur petas, ke 1. ĉiu interesato zorge legu la artikolon «For la Neŭtralismon» en n-o 255, pĝ. 478, memorante ĉiam, ke estas korekte tradukitaj la paragrafoj el la Boldŭin-a letero. 2. Poste, ĉiu juĝu mem a) ĉu iaokaze estas justa la ĉefa akuzo (t. e. tiu pri naciismo); b) ĉu la protestoj de la BEA-sekretario estas plene pravigataj. Mem la legantoj juĝu!
(14771)
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
AŬSTRIO. La Centra Kleriga Komitato de l’ Vienaj tramistoj decidis forstreki el sia programo la kurson en angla lingvo k anstataŭigi per esp-o. La decido fariĝis pro la plena malsukceso de l’ anglaj kursoj. — La sportuloj alvokas al esp. kursoj por prepari sin je la internacia Olimpio en 1931. Junularo, Ruĝaj Falkoj, infanamikoj de libera lernejo konsentis dissendon de cirkuleroj al siaj grupoj pri esp-o. — BRITIO. New Malden. 19. sept. komenciĝis kurso ĉe la loka sekcio de la Labor-Partio, pri kiu favore atentigis la sekretario per cirkulero. Ĉ. 15 Gek-doj ĉeestas. — GERMANIO. Hamburg. La proksima konferenco de l’ LEA-distrikto «Akvobordo» okazos en jan. en Bremen. Kursoj komenciĝis en la ĉefaj kvartaloj de Grand-Hamburgo, ankaŭ kurso por instruantoj. En la distrikto funkcias rondoj en Lüneburg (3), Bremen, Delmenhorst, Bad Oldensloe, Wilhelmshaven, Hamburg-Wilhelmsburg. — HISPANIO. Madrid. Organizita de la esp. lab. grupo okazis en la Popoldomo propaganda festo, kiu kaŭzis fortan favoran al esp-o eĥon en multaj lab. societoj. Parolis K-do Cajetano Redondo pri «Socialismo, esp-o k paco». Oni legis poemojn, ludis popolkantojn en esp-o. Multaj K-doj enskribiĝis por lernado. Oni malfermos du kursojn. — SVEDIO. En Sävedalen, malgranda parto de Svedio, proksime de Göteborg, troviĝas gelernantoj, kiuj kun intereso lernas esp-on. Multaj laboristoj — la plimulto de l’ loĝantaro estas laboristoj — same kiel aliloke estas tre spertaj k kleraj, sed tute nesciaj pri esp-o. Kiam oni priparolis esp-on k ĝian estontan utilon, ili mire aŭskultis k iomete dubis, kredante ke la lingvo ne taŭgas, sed post diskuto k vizito de eksterl. esp.-isto, kiu okaze kelkfoje parolis kun mi en esp-o, ili konvinkiĝis, ke esp-o taŭgas. Kelkaj ekinteresiĝis k, se ili ne kredis la unuan «propagandiston», la dua igis ilin kredi. Ĉar mi estas la sola esp-isto ĉi-loke, mi instruas jam nun al dek gelernantoj, kvankam mi mem nur estas lernantino. Mi instruas ilin en plej kutima maniero, kiel mi mem komence instruiĝis. Flanke de ĉiuj aliaj metodoj ni konfidas la instrumetodon anoncitan de K-do Soares (6727) en n-oj 253/54, aldonante, ke en Svedio oni bezonas pli bonan lernolibron. SAT-anino 15030.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La ministerio de religiaj konfesoj k publika klerigo en Polio sendis al la redaktoro de «Pola Esp-isto» komunikon, ke ĝi lasis al eksterlandafera ministerio eventualan subskribon de Polio al «Interkonsento rilata al esp-o» (Accord relatif à l’esperanto), aldonante, ke ĝi emas permesi enkondukon de esp-o en lernejoj, maksimume kiel nedeviga objekto konforme al anonciĝado de l’ volontaj lernantoj. Tamen ĝi ne povas tiun ĉi objekton enkonduki devige, antaŭ ĉio tial, ke ĝi pluan troŝarĝon de lernejaj programoj per la nova objekto opinias neĝusta.
Dum la Reichenberga Foiro la Ligo de germ. esp-istoj en Ĉeĥoslovakio, subtenate de la foira oficejo mem, faris efikan reklamon por esp-o per tabulegoj, stando, signalmasto ktp.
Tutmonda Asocio por internaciaj stenografoj, kiu fondiĝis okaze de kongreso por Nacional-stenografio (aŭg. en Potsdam, Germ.), akceptis en sia regularo paragrafojn pri uzo de esp-o kiel publikiga lingvo.
La esp. kuracistoj, organizitaj en TEKA, kongresis 31. 7. en Vieno. Partoprenis ĉ. 40 p. el 8 landoj. Oni alcelas iom-post-iom memstariĝon de l’ ĝeneralaj esp. kongresoj. D-ro Friedjung parolis pri «edukado k pediatrio»; legita estis laboro de d-ro Babadagli (Odeso) pri «frua diagnozo de gravedeco». Aliaj rap. okazis pri «rentgenogramoj de galaj ŝtonoj», «organizado de higien-institutoj en Jugoslavio», «kuracado de flava febro en Brazilio».
La 24-a skota kongreso esp-ista okazis de 6.—8. sept. en Glasgovo. La ĉefurbestro mem prezidis ĉe la akceptsoleno. La Federacio havas ĉ. 500 membrojn. Raportis edukista delegitaro pri Ĝeneva kongreso, blindulaj k knabskoltaj reprezentantoj.
La Brita Esp. Asocio libertempigis unu semajnon ĉ. 70 personojn (ankaŭ nebritojn) en Ruen (Rouen-Francio).
La 4-a Nederlanda Esp. Kongreso okazis 21./22. sept. en Arnhem. Ĝi konsistis el propagandkunveno k festvespero k estis partoprenata de kelkaj eksterlandanoj.
[REKLAMO p.11] Leterkovertojn viajn kaj poŝtkartojn por via korespondado mendu ĉiam nur ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.). — Ĝi liveras al vi belajn kovertojn (blanka, senligna papero) kun bonefika verda surpreso propaganda por 2 mk. g. po cento, samspecajn poŝtkartojn (tutflanke surskribeblaj) por 1.10 mk. g. po cento.
[BILDO p.11 | 62,8,90,14] Desegnaĵo de malfermita libro kaj plumo, kapornamo de la rubriko Recenzejo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
A. Bogdanov, Ruĝa Stelo. Fantazia romano. Kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. 1929. Formato 12×18 cm. 168 pĝ. Prezo 1.60 mk. g. Eldono de SAT, Eldona Fako Kooperativa, Leipzig, Colmstr. 1.
La aŭtoro de tiu utopia romano vere, kiel dirite en la antaŭparolo, ne estas ia ordinara profesia verkisteto. Neniarilate li estas ordinarulo. Bogdanov estas filozofo, sociologo, ekonomiisto, medicinisto k samtempe ankaŭ literaturisto. Li estas scienculo k pensulo, k kiel ĉiu linio de lia verko pruvas (se oni ne konsideras la kelklokan manifestiĝon de mallarĝa patriota sento!), ŝatinda homo. Estus maljuste diri, ke li unuarange estas verkisto. Mi ne riskas prijuĝi, ĉu havas pli altan valoron por la homaro lia verkado ol lia socipolitika aŭ scienca agado. Tamen, en sia romano li havas kelkion por diri al ni. Tra la tuta romano elverŝiĝas lia riĉa vivosperto, liaj multflankaj konoj medicinaj, pedagogiaj, filozofiaj k sociologiaj, k forgesigas al ni ofte, ke temas pri «fantaziaĵo». Tiakondiĉe oni estas sufiĉe dotita por riski priskribi vojaĝon al Marso k esprimi plej kuraĝajn revojn de antaŭenema homaro…
Ni efektive tamen ĉiam restas «sur la tero» kun Bogdanov. Li antaŭmetas ja k donas solvojn aŭ faras demandosignojn pri tre diversaj sociologiaj k filozofiaj «teraj» demandoj k bezonoj, kiuj okupas arde la nuntempularon. Iafoje li eluzas plej lastdatajn progresojn de scienco k tekniko por sur tiu fundamento flugigi la spiriton pli supren. Se ne ĉiam tiom konvinke k plensukcese, kiel kelkaj geniuloj, superaj majstroj en ĉiuj artoj, kiuj disponis pri pli riĉa intuicio… Bogdanov almenaŭ firme evitas la naivojn k banalojn de alia esp-igita Mars-romano, «Aelita» de Alekseo Tolstoj. En ĉiuj ĉapitroj ni retrovas la superan regionon de multflanka, vivosperta personeco, kiu ne estas limigita al la sfero de sia skribtablo. Estas forta vivjesado en tiu verko k nevenkebla fido al la fortoj de la homaro.
Ĉu ni provu detaligi la romanon, paroli pri la tiel aminde desegnitaj geroluloj, tiom vivplenaj, eĉ kiam ili estas «marsanoj»? Oni trovas ja sufiĉe da etaj detaloj en tiu romano, ĉe kiuj haltas la leganto, ĉu ravita pro la belo de ia sceno, ĉu profunde meditigita pri ia vivproblemo… Ni preferas lasi la ĝuan legadon al ĉiuj Gek-doj mem. Cetere legiĝas flue k facile la libro. La stilo estas plej ofte bona, la traduko ne suferis pro la kolektiveco de tiu laboro. Ankaŭ la lingvo ĝenerale estas korekta; ni nur ne komprenas, kial la tradukantoj uzas la pezajn (kvankam ne malkorektajn) formojn «proletariaro, nacionalizo feŭdalismo» k. a. (anstataŭ «proletaro,
— pàgina 12 —
48 SENNACIULOŝtatumo, feŭdismo»), k la pezajn formojn kun «aĵo»: kontraŭdiraĵoj, konstruaĵoj, anst. simple: kontraŭdiroj, konstruoj ktp., kiuj plene sufiĉas por esprimi la celitan ideon k krome plibeligas la stilon. Diversaj preseraroj ĉe zorga legado de l’ korektisto povus esti evititaj. N. B.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
Originala Verkaro de L. L. Zamenhof, kolektita de d-ro Joh. Dietterle. Eldonejo: Ferd. Hirt & Sohn, Leipzig. Formato 22×15 cm. 604 pĝ. Prezo: 15 mk. g. Havebla ĉe la SAT-administrejo.
Ni ne volas prokrasti konigi al nia Legantaro la aperon de tiu tre grava verko, kiun ni detale recenzos en unu el la venontaj n-oj de «S-ulo». Ni hodiaŭ nur diru, ke ĝi entenas multajn leterojn k originalojn ĝis nun ne konatajn de la esperantistaro k faksimilojn tre interesajn.
Fabeloj. Originalaĵo de Franjo Modrijan. Form. 11,5×17,5 cm. 32 pĝ. Prezo: fr. fr. 2.—. Eld. Espero Katolika, 22, Cours Albert Ier, Paris-VIII. Temas pri reĝoj, princoj, anĝeloj, sorĉistinoj, dio, diabloj k. s. sensencaĵoj. Sed fakte la fantaziaj facillegeblaj rakontetoj ne estas malpli fabelaj ol ĉio cetera en la katolika kredo.
Gvidlibro tra Wien. En esperanto. 1929. Form. 12×16,5 cm. 60 pĝ. Kun multaj ilustroj sur bela papero. Eld. Aŭstria Esperantisto, Korneuburg, Aŭstr. Prezo nemontrita.
La libreto tre bele prezentita estas tre havinda por tiuj, kiuj trapasas la aŭstrian ĉefurbon. Oni konatiĝis ankaŭ perbilde kun kelkaj realigoj de la post-revolucia socialista komunumo.
Vizitu Pollandon! Gvidfoliaro kun bildoj k tre resumaj priskriboj pri la ĉefaj lokoj en Polio. Ĝeneralaj informoj necesaj por vojaĝo. Eldono de Pola Esp. Asocio subvenciita de kelkaj ministerioj. Varsovio, 1929.
E. Chapelier, La Libre-Pensée Prolétarienne contre la Libre-Pensée Bourgeoise (La proleta liberpenso kontraŭ la liberpenso burĝa). Franclingva prop. broŝuro de prol. liberpensuloj, kies verkinto estas SAT-ano 9106. Form. 13×20 cm. 32 pĝ. Prezo: 1 fr. Eld. La Ligue Matérialiste de Belgique, 13, rue Henri Jacobs, Bruxelles, Belgio.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
L’Effort, Lyon, 1. 10. (Orient-Ĉinia ferv.).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Le Réveil Ouvrier, Nancy, 2. 10.; Signalen, Stokh., 3. 10.; Münch. Post München, 3. 9.; Travail, Lyon, 28. 9.; L’Effort, Lyon, 1. 10.; Le Semeur, Lyon, sept.
Pri la SAT-Kongreso raportis:
El Socialista, Madrid, 2. 10.; Der Republikaner, Mulhouse, 28. 9.
Peresper. materialon enpresis:
Leninec, Ivanovo-Vozn., 1. 9., 15. 9.; Neue Ztg., München (Nordbayr. Volksztg., Nürnberg), 10. 9., 13. 9., 18. 9., 19. 9., 25. 9.; Travail, Lyon, 28. 9., 5. 10., 24. 8.
NIA POŜTO
5296. — Ni ne publikigos vian novan diskutart. Konsiderante la multajn regulajn «Paĝojn», la Kongr. esprimis sin nefavore pri kreo de novaj. Literaturemuloj havas vastan laborkampon ĉe «LNE». Ni provos per regulaj felietonoj kontentigi la deziron de l’ K-doj. Certe vi konsentos, ke ni ne povas konsistigi «S-ulo»n nur el «Paĝoj»!
N. Vojo, Brus. — Aperiginte detalan artik. en n-o 255, ni ne raportos denove pri la okazo. La kliŝo bedaŭrinde estas tro grandformata por «S-ulo».
N. Barmin. — Multaj samtemaj artikoloj trafis nin. Kolektinte ilin, ni vidos, ĝis kia grado ni povos ilin komplete aŭ resume aperigi. Ĉiuokaze ni mencios k ĉerpos el via artikolo. Red.
8433. — «La Kastelo de Prelong» ne plu estas havebla. Adm.
[REKLAMO p.12] ATENTU! K-do Ĉerniajev Jurij (14948) 33-jara muzikisto kaj pedagogo, gvidanto de laborista horo k orkestro, serĉas seriozan korespondadon kun ĉiulandaj Gek-doj. — Miaj demandoj: muziko, teatro, viv- k laborkondiĉoj, moroj, kutimoj. — Mi volas interŝanĝadon per muziknotoj, ilustr. gazetoj, diversaj artaĵetoj. — Skribu multnombre! Nepre k tuj mi respondos al ĉiuj: Adreso: USSR, Donbasso, Brianskij rudnik, al Jurij Ĉerniajev.
[REKLAMO p.12] ATENTU LA NOVAN ADRESON! Gek-doj Michaliĉka sciigas al siaj amikoj-korespondantoj, ke ilia adreso de nun estas: Sovetio, Krimeo, Sebastopolo, Raboĉij gorodok, Kooperativnij dom n-o 2, kv. 2, (Laŭ jarlibro 1928 estis: Elektroperedaĉa, Mosk. gub.). — Ankaŭ S. Pavilionov sciigas al siaj korespondantoj, ke lia adreso de nun estas la sama kiel por Gek-doj Michaliĉka.
[REKLAMO p.12] Redakcio de la ĵurnalo «Derevenska Ĵizn» dez. koresp. kun eksterlandaj esp-istoj en Berlino, Vieno, Varsovio, Londono, Parizo, Romo k Nov-Jorko, kiuj simpatias al kompartio aŭ Sovetio, pri politikaj k ekonomiaj temoj. Korespaĵoj estos pagataj. — Korespondontoj komuniku siajn precizajn adresojn. La unuajn leterojn ni atendas al 12-a jubileo de Oktobra Revolucio. Poste ni sendos indekson pri temoj. Nia adreso: Redakcio «Derevenskaja Ĵizn», Kotelniĉ, Nijegorodskogo kraja (Sovetio).
[REKLAMO p.12] Gekamaradoj! Esp. grupoj! Bonvolu sendi al ni materialon, salutleterojn k ĉiajn propagandaĵojn por nia propagand-ekspozicio, kiun ni aranĝos la 27-an de oktobro. Ĉiuj estos rekompencataj. Sennaciece ESP. GRUPO «ANTAŬEN». Adr.: K-do F. Lehtinen, Tampere, Kalliok. 10 A. (Finnlando)
[REKLAMO p.12] 22-jara Kamaradino deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun Gek-doj. Resp. garantiata. Helene Michel, Hainwalde i. Sa. 35, Germanio.
[REKLAMO p.12] SOVETIO. Belgorod (Centr. Ĉern. Obl.) K-do Solovjov A. P. (teknika direktoro de muelejoj) Sovetskaja 19, dez. koresp. pri matematiko, tekniko, filozofio, politiko kun ĉiul. K-doj, precipe ekstereŭropaj. L, Pl, PM, jurn. k gaz.
[REKLAMO p.12] OKAZE DE LA XII. DATREVENO DE OKTOBRA REVOLUCIO 7. DE NOVEMBRO. ĈIULANDAJ SAT-ANOJ, NEPRE PERADU! Forĝu laboristan solidarecon, helpu esper. movadon ĉe ni, sendante salutleterojn de viaj proletaj organizoj (sindikatoj, komjunularoj, kompartioj, ruĝfrontanoj, IRH, murgazetoj ktp.) al nia laboristaro, direktante la salutojn «al ministoj de Brianska minejo». Ni alvokas ĉiafakajn laboristojn, sed ĉefe ĉiulandajn ministojn. EN TIO SAT-ANOJ PERADU. Pleje efikas kolektivaj salutoj kun sigelaj, stampoj aŭ multenombraj subskriboj. ĈIO NEPRE ESTOS REKOMPENCATA. Nepran respondon kaj rekompencajon garantias loka SEU-ĉelo. Komisiite Jurij Ĉerniajev (SAT 14948). Individuaj K-doj ankaŭ salutskribu k sendu diversaĵojn. Adreso: USSR, DONBASSO, Brianskij rudnik, al Pravlenie Dvorec Kulturij.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Laboristaj universitatoj en Sovetio | 37—38 |
| La kooperativa movado en Ĉinio | 38 |
| Kio estas la IWW? | 39—40 |
| La edukado | 39—40 |
| Kelkaj maksimoj | 40 |
| Ĉirkaŭ la labor-problemo en Germanio | 40—41 |
| Lukto kontraŭ la kultura mallumo en la ekstrema Nordo | 41 |
| El Jalto, la fama somer-ripozejo en Sovetio | 41—42 |
| Diskutejo | 42—43 |
| Sennaciula Junulara Paĝo | 43—44 |
| Esperanto-Servo | 44 |
| Tra Esperantio | 45—48 |
| Anoncoj | 48 |
Presejo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 265, 31 d’octubre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 265 — APERAS SEMAJNE — 31. Oktobro 1929
[BILDO p.1 | 44,5,56,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerhner
Je la memoro de Francisko Ferrer, granda sendogmulo
20-jara datreveno de lia martira morto
Antaŭ 20 jaroj, kun dorse ligitaj manoj, vindkovritaj okuloj, ĉar la ekzekutistoj rifuzis al li vidi veni la morton, sed starante kaj sen signeto de timo Francisko Ferrer estis pafmortigata en la fortikaĵo Montjuiĉ (Barcelono) post ŝajniga proceso, kiu por ĉiam malhonoras la hispanan juĝaparaton.
En la grandaj ĉefurboj de Eŭropo la sciigo pri tiu fiago efikis same profunde kiel en pli posta tempo la senhonta fimortigo al Sakko kaj Vanceti (1927) kaj al Mateoti (1924). La popolamasoj, ĉiuj homoj kun sento pri justo, super la landlimoj, spontane kolektiĝis en grandegaj manifestacioj kaj elverŝis sian koleregon kontraŭ la reganta klaso.
Kiun krimon Ferrer estis farinta, por suferi tian ekzekut-mortigon? Ferrer, kiu tiam havis 50 jarojn, estis fortstatura, potenca homo, kun serioza kaj bona karaktero. En sia junaĝo li partoprenis ĉe la respublikana ribelo de 1890 kontraŭ la tiama regnestrino. Sed baldaŭ li ne plu kredis al solida Respubliko, kiu nombras 80 elcentojn da analfabetuloj, kie la pastroj komisiitaj por eduki la junularon kontentiĝas plenigi ĝin per siaj dogmoj.
De tiam li dediĉis sian tutan vivon al la edukado. En 1901 li kreas en Barcelono la Modernan Lernejon. «Eduki la infanon tiele ke ĝi estu ŝirmata kontraŭ superstiĉoj, li diris, kaj publikigi librojn necesajn por produkti tiun rezulton, tia estas la celo de l’ Moderna Lernejo.»
La Lernejo malfermiĝis en 1901 kun 30 lernantoj. En 1906 laika festo de l’ raciistaj lernejoj kunigis 1700 gelernantojn. La kolerego de l’ jezuitoj estis ekstrema, kaj en tiu tago la pereo de Ferrer estas decidita.
[BILDO p.1 | 31,48,69,82] Desegnaĵo: maldekstre monumento kun nuda figuro levanta la brakojn sur alta piedestalo kun la nomo FERRER; dekstre, en rondo, portreto de Francisko Ferrer kun barbo kaj lipharoj.
La monumento maldekstre sur la bildo troviĝas en Bruselo. Okaze de la mondmilito ĝi estis forigata, k nur nun oni restarigis ĝin publike. Sed la estraroj estis forskrapintaj la nomon FERRER de sur la piedestalo . . . .
Kelkajn semajnojn poste eksplodas bombo en Barcelono okaze de l’ trapaso de l’ gereĝoj. Oni konas la aŭtoron de l’ atenco, kiu sin memmortigis. Ferrer apenaŭ konis lin. Tamen li estis arestata kaj oni fermis la Modernan Lernejon sub preteksto, ke tie la atencinto iam estis okupita. Ferrer estis en malliberejo dum 13 monatoj. En lia proceso la akuzantoj proponas la mortpunon.
Sed li triumfe liberiĝas pro evidenta sia senkulpo. Tamen sian Lernejon li ne plu povas malfermi. Li tiam plene dediĉis sin al la eldonado de raciistaj verkoj por akceli la modernan edukadon.
La 26. julio 1909 eksplodas ribelo en Barcelono: 49 preĝejoj kaj religiejoj estas bruligitaj dum unu nokto. Ferrer dum tiu momento ne estis en la urbo, sed en malgranda kampodomo. Li rifuĝis al amiko. Sed kiam li konstatis, ke oni akuzas lin esti iniciatinta la tutan ribelon, li libervole iris al la juĝ-esploristo. Li estas transdonata al la militjuĝejo, kie li, malgraŭ brila defendo kaj manko de ĉiaj pruvoj, estas kondamnata je mortpuno. Tagon poste li estas transkondukata al la fortikaĵo Montjuiĉ kaj matene de l’ 13. oktobro mortpafata, dum li ekkrias: «Miaj infanoj, celu trafe! Ne estas via kulpo. Mi estas senkulpa. Vivu la Moderna Lernejo!»
Noble, sen malforto, kiel li vivis, Francisko Ferrer mortis, martiro de la konscienclibero. Ni SAT-anoj, batalantaj kontraŭ dogmoj, por libera pensado, havas apartan motivon honori lian memoron!
Paroloj de F. Ferrer ĉe la fondo de l’ unua Moderna Lernejo
«…Dum la laborularo restos neklera, ĝi restos ĉiam en la servuteco de l’ Eklezio aŭ de l’ Ŝtato, t. e. de la kapitalismo, kiu anstataŭas tiujn ĉi du potencojn. Male, se ĝi ĉerpos sian forton el
— pàgina 2 —
50 — SENNACIULO
la racio kaj la scio, ĝia bone komprenata intereso baldaŭ kondukos ĝin al tio ĉesigi la ekspluaton, por ke la laboristo povu preni en siajn manojn la sorton de l’ Homaro. — Dum en la sindikatoj tiuj ĉi fundamentaj veroj pli kaj pli disvastiĝas inter la plenaĝaj laboristoj, ni provas ilin planti ankaŭ en la kapojn de l’ infanoj kaj maturiĝantoj.
Ni fondu edukan sistemon, per kiu la infano rapide kaj facile venos al tio ekkoni la originon de l’ ekonomia neegaleco, de l’ religiaj mensogoj, de l’ fatala amo al patrio kaj de l’ tradiciaj kutimoj en la familio kaj alie, kiuj ĝin tenas en sklaveco. — Ne estas la Ŝtato, la esprimo de l’ volo de ekspluatema malplimulto, kiu povos helpi al ni, atingi tiun ĉi celon. Tion kredi estus la plej pereiga frenezo.
Se vi volas havi bonajn komercistojn, lertajn librotenistojn, kapablajn oficistojn — unuvorte homojn, kiuj pensas nur pri tio, al si mem certigi sian propran estonton, ne zorgante pri aliaj — tiam turnu vin al la Ŝtato, al la komercaj ĉambroj, al la patriotaj unuiĝoj kaj societoj. Sed se vi volas prepari estonton de l’ frateco, de l’ paco kaj de l’ feliĉo por ĉiuj — kiel vi devus voli! — tiam turnu vin al vi mem, al tiuj, kiuj suferas sub la ekzistanta sistemo, kaj fondu lernejojn kiel la nia, en kiu vi povos instrui ĉiujn verojn, kiujn akiris la Homaro.
Kaj kial vi zorgu pri la subteno de l’ Ŝtato, se vi fine ja povos esti foje estroj en via propra domo, se vi havas la garantion, ke en proksima estonto vi estos kreintaj generacion el memkonsciaj homoj, kiuj ne plu estos la instrumento de l’ tiraneco, sed konsistos el liberaj homoj, firme decidintaj, vivi digne en ĝenerala bonstato kaj vera homa solidareco.» —
Mia vizito al la Internacia Ekspozicio de Barcelono
Ĉar mi naskiĝis en Katalunio kaj hazarde ĉeestis antaŭ 10 jaroj al la inaŭguro de l’ komencaj laboroj por la fama Ekspozicio, por kiu oni de kelka tempo faras tiom da reklamo tra la gazetaro, min kaptis la deziro rigardi ĝin. Des pli ke mi depost 10 jaroj ne plu vidis mian familion.
Mi envagoniĝis je 16. septembro ĉi-jare por iri Hispanion, iom maltrankvila pro tio, ke laŭleĝe mi ne povas libere eniri tiun terpecon sur la mondo, kie mi naskiĝis. Ne pro iu krimo, sed nur pro tio ke mi ne konsentis militservi. Tamen mi ne hezitis kaj troviĝis la 17-an matene jam ĉe la unua hispania limstacidomo nomata Porbu (Porbou). Ĝi estas tute nova, moderne konstruita. Kiam mi trapasis ĝin en 1919, ĝi similis al barako. Nun ĝi estas multe pli bela ol la lasta francia stacidomo (Cervera). De Cervera ĝis Porbu estas nur distanco de 800 metroj. Sed ŝajnis blovi alia vento, kiam mi venis al ĉi lasta stacidomo. Estis rimarkinda diferenco: policistoj plej diverse vestitaj staris ĉie. Libero ŝajne ne plu ekzistis. Tri horojn mi devis atendi kun aliaj vojaĝantoj la vagonaron por ŝanĝo, kiu fine alkondukus min al Barcelono. Ĝin mi atingis post trihora veturado. Kompatinda spektaklo estis mia unua vido: centoj da geservistoj atendis nin ĉe la enirejo al stacidomo. Ĉiu volis helpi nin por akompani nin al iu bela kaj malmultekosta hotelo. Sed malmultaj vojaĝantoj konsentis al tio. Centoj da servistoj devis atendi pacience alian vagonaron por eble akiri iom da mono por vespermanĝo.
La luksaj aranĝoj
Ĉar mi estis laca post la longa vojaĝo, mi rapide eniris jam konatan hotelon por ripozi kaj dormi. Alian matenon mi tuj deziris revidi Barcelonon kaj kompari ĝin kun tiu de antaŭ 10 jaroj. Ĉie mi vidis nekonatajn de mi belajn konstruojn kaj plej modernajn luks-aŭtomobilojn, ĉie kabanetojn por publika telefonado (aŭtomataparatoj) ktp. Nun mi venis al la Ekspozicio kun impona pordego kiel enirejo. Antaŭe staras multaj lignaj giĉetoj, kie oni pagas 2 pesetojn (0.35 dol.) por eniro. Por viziti la tuton, oni certe bezonas ok tagojn. Ne havante la tempon, mi nur rapide povis trapasi unu salonegon post la alia. En tiuj ejoj estas reprezentitaj preskaŭ ĉiuj nacioj de la mondo. Ili elmontris ĉi tie la plej lastdatajn inventojn el scienco, tekniko, agrikulturo, fako de vivnecesaĵoj. Ekster la salonegoj kruciĝas multnombraj belaj vojoj, tie, kie antaŭ 10 jaroj estis netrapasebla monteto. Belaj, tre variaj floroj troviĝas ĉe la du flankoj de ĉiu vojo. Sur la placoj krome la florojn malsekigas fontanoj. Ĉefaj ornamoj estas videblaj ĉe la honora enirejo, kie imponaj fontanoj kaj lumegoj nokte plej diverskolore brilantaj kaj ŝanĝkoloraj produktas tre belan spektaklon. Mirindaj impresoj…
Se mi kontentiĝus per priskribo de l’ nur ĝis tiam vidita, mi povus paroli kiel tiu dika pastro, kun kiu mi estis en sama kupeo, revenante Francion. Li venis por festego organizita de la pastroj, kiu okazis en la Imperia salonego ĉe la Ekspozicio mem; ĝin prezidis la hispana reĝo proprapersone. Tiu pastro laŭdegis Hispanion kaj kompreneble ĝian registaron.
La ekspozicia deficito
Sed mi volis scii pli multon. Unue: kiom kostis la konstruoj de tiu bela Ekspozicio? Kompetentulo certigis al mi, ke ĝi kostis pli ol 180 milionojn da pesetoj (ĉ. 30 milionojn da dolaroj). Mi ankaŭ demandis, ĉu tiu sumo estos kompensata per la enspezoj el vizitantoj ĝis la fino. Nenia respondo: oni jam scias, ke estos granda deficito. Unu pruvo estas, ke la registaro jam postulas duoblan impost-pagon por la tri lastaj monatoj de l’ jaro, por kovri la deficiton de l’ Ekspozicio. Jam de majo cetere la impostoj estis altigitaj pro aranĝo de tiu luksa ekspozicio. Pro tio la komercistoj estas tre malkontentaj, precipe la malgrandaj butikistoj, kiuj laŭ sia diro ne ricevas plian profiton pro la Ekspozicio, sed tamen devas pagi neelteneblajn impostojn. Ke en tiuj komercistaj diroj estas iom da vero, pruvas la cirkonstanco, ke antaŭ la Ekspozicio ekzistis malmultaj vendeblaj komercejoj kaj ili vendiĝis tre multekoste (ĉiu certe esperis riĉegiĝi dum la Ekspozicio!): nuntempe estas senfina nombro da aĉeteblaj entreprenoj, kaj ilia vendprezo tre malaltiĝis. Dume la Ekspozicio daŭros ĝis decembro aŭ eĉ marto…
Laborista mizero
Tiam mi enketis en la kvartaloj de la laboristaro. Nek floroj nek higieno videblaj. La stratoj estas ĝenerale mallarĝaj kaj malpuraj. La domoj havas de 4 ĝis 7 etaĝoj. En ili loĝas la produktantaj homoj preskaŭ same kiel kokinoj en kokinejo. En loĝejo por unu familio troviĝas ofte du, tri aŭ eĉ kvar familioj kune. Tion la vizitantoj al la Ekspozicio certe ne vidas…
Mi demandis multajn laboristojn, ĉu ili estas kontentaj pri sia situacio. Ĉiuj senescepte respondis: Ne! La salajro apenaŭ sufiĉas por ne morti pro malsato. Ili devas kune loĝi po du aŭ tri familioj en unu loĝejo, ĉar la salajroj ne sufiĉas por lupago. Mi demandis ilin, kial ili ne postulas pli altajn salajrojn. Sed ili respondis, ke ili devas danki, ĉar ili havas laboron. Postuli plialtigon de l’ salajro signifas maldungon, kaj trovi novan laboron estas tre malfacile. Estas miloj da senlaboruloj, kiuj vane serĉas ĉiutagan laboron. Tiel la mastroj povas laŭvole sklavigi siajn dungitojn.
Unuiĝi en sindikatoj estas ankaŭ neeble, ĉar nur faŝistaj sindikatoj rajtas libere ekzisti. La aliaj estas kontrolataj de l’ policistaro, sekve ne eblas labori en ili por laboristaj celoj. La laboristaro de Barcelono (kaj cetere de la tuta lando) sincere malamas la nunan registaron. Sed vole-nevole ĝi estas devigata submetiĝi al la perforto.
La malbeno de l’ diktatoreco
La konkludo estas klara: Belaĵoj, ornamoj, lukso, modernaĵoj, kiuj estas precipe tre okulfrapaj en Barcelono, kaj la pompega Ekspozicio, estas nur densa vualo por kaŝi la veran vizaĝon de tiu urbo kaj por kredigi al supraĵe juĝantaj vizitantoj, ke Hispanio estas prospera lando. Sed mi, kiu vidis la mizeran staton de la proletaro, formale neas la ekziston de prospero en Hispanio. Male, la perfortaj agoj grandigas la senkonscion kaj stulton de la popolamaso, kaj tio povas fariĝi danĝera por la estonta loĝantaro de tiu lando. Neniu, kiu havas okazon viziti la Ekspozicion, devus forgesi trapasi la proletajn kvartalojn kaj eniri iliajn mizeregajn loĝejaĉojn. Nur tiel lia impreso pri la tiea situacio estus ĝusta. Kaj enket-vojaĝante tra la tuta lando, li facile vidus amason da preĝejoj kaj aliaj stultigejoj, sed malfacile li renkontus lernejojn kaj popoldomojn…
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 51
Ĉe la esperantistoj
Mia vojaĝo ne pasis sen vizito al kelkaj SAT-anoj kaj esp. grupetoj. La 27. septembro mi vizitis la esp. grupon «Juneco». Mia subita alveno en la lernĉambro dum leciono estigis kelkminutan halton kaj intersalutadon. Mi kunportis kelkajn propagandilojn, per kiuj mi faris post la kurso ekspoziceton. Poste mi ankaŭ povis laŭte paroli al la lernantoj. Ĉar mi trovis sur la muroj grandajn afiŝojn de UEA kaj miaj propagandiloj estis ĉefe SAT-eldonaĵoj, mi profitis la okazon por kompari la agojn de UEA kaj SAT rilate al la celoj de l’ laboristaro. La instruanta K-do (kiu ĉeestis UEA-kongreson) konfirmis miajn parolojn. La lernantoj promesis SAT-aniĝon post diligenta studado.
Ĉe la Sabadella grupo «Aplec» akceptis min 6 SAT-anoj; tie mi ne plu bezonis propagandi por SAT, sed mi konstatis, ke ili miskomprenis la veran celon de nia organizo kaj mi devis klarigi al ili, ke SAT ne estas politika, sed kultura asocio. Alian tagon mi povis viziti kun K-do, kiu gvidis min, sufiĉe malnovan kooperativon kun apuda novkonstruata ejo, en kiu krom plej modernaj maŝinoj estos granda kunvenejo, teatra salono kaj ampleksa biblioteko. Tiu domo bedaŭrinde nur estas duone laborista; la alia duono apartenas al la burĝoj. Tamen la progreso de l’ Sabadellaj laboristoj estas laŭdinda.
En urbeto Rubi mi informiĝis, ke nuntempe esp. propagando estas tute neebla, ĉar la urbestraro estas faŝista kaj malpermesas ĉian propagandon por laboristaj celoj. Sen iu motivo (pretekste, ke en ĝi estas komunistoj) la registaro fermis klubon nomatan «Demokratia sento», en kies ejo kunsidis la esp-istoj. Niaj K-doj tie povus propagandi nur, se ili aliĝus al faŝista societo. Sed ili preferas silenti kaj atendi pli favorajn cirkonstancojn.
Post adiaŭo en Barcelono de l’ familio kaj multaj konatoj, mi revenis Francion je 2. oktobro. Ĉar mi devis halti en Set (Sète, antaŭe Cette) 6 horojn, mi vizitis K-don Capoulade. Ĉe li estis iom stranga la akcepto. Sed la afero klariĝis post kelkaj paroloj. Hazarde lin vizitis tiusemajne dufoje esp-istoj kaj tri aŭstriaj K-doj trouzis lian afablecon, tiel ke lia edzino koleriĝis post ilia tritaga restado ĉe li. Tiu problemo estas vere tro grava por nia movado. Ni ĉiuj devas eviti tedi niajn K-dojn. Viziti niajn amikojn trapasante urbon, estas nia devo. Sed trouzi ilian afablecon estas grava peko. Kvankam niaj K-doj ne estas devigataj loĝigi kaj nutri trapasantajn K-dojn (se ne temas pri politikaj rifuĝantoj), plej multaj estas gastigemaj. Sed se ni volas konservi tiun bonan econ, ni devas nepre zorgi, ke ni ne tedu niajn gastigantojn.
Coll (7998).
KIO ESTAS LA IWW?
MALKAŜEMA KLARIGO PRI ĜIAJ PRINCIPOJ, CELOJ KAJ METODOJ
(5-a daŭrigo. Vidu n-ojn 260/64)
Strukturaj detaloj
Kiel dirite, tiuj ĉi Industriaj Unuiĝoj konsistas el laborejaj filioj. Kiam la neceso ekaperos havi fakan administradon entenanta kelke da industriaj unuiĝoj, oni faros la necesajn provizojn.
La «leĝ»-farantoj de la IWW estas la Ĝenerala Kunveno, la Industria Unuiĝa Kunveno, la Industria Distrikta Kunveno k. c. Oni provizos aliajn leĝfarantajn grupojn kiam oni bezonos ilin. La direktantaj organoj de la IWW estas la Ĝenerala Direktantaro kaj Ĝenerala Sekretari-Kasisto. Ĉiu Industria Unuiĝo havas Sekretari-Kasiston kaj Ĝeneralan Organizan Komitaton.
La supra citito estas la batalfronto hodiaŭa tiel, kiel estas ankaŭ la skeleto de la produktanta kaj disdona maŝinaro de la nova socio, kiel supozata de la IWW, kaj tiun ĉi maŝinaron ni esperas fari la industria administrado venonta.
Aldone estos administraj organoj de karaktero geografia por loka kaj regiona administrado, por transpreni la funkciojn de la ekzistantaj lokaj administradoj, kiam ili estos ĉesintaj funkcii je la kontentigo de la popola plimulto. Tiujn ĉi organojn ankaŭ oni elektos per la industria voĉdonrajto. Ili estos industriaj laŭ karaktero kaj ne politikaj. Tiuj ĉi Industriaj Lokaj kaj Regionaj Konsilantaroj havas siajn paralelojn en la nuntempaj Labor-konsilantaroj, la sovetiaj Sovetoj, la francia «Bureau du Travail», la germania «Arbeiterboerse», la italia «Camera di Lavoro», la skandinavia «Lokal Samorganisation».
Kiel afero de principo, tamen, la IWW sin detenas fari detalajn regulojn de fera rigideco, sekvendajn por venontaj generacioj. Ni preferas konstrui la novajn organojn, dum ni antaŭeniras, konformigante nin al la ekonomia premado anstataŭ konsenti al iaj dogmoj aŭ al iu aŭtoritata filozofio kiel la socialismo, bolŝevismo aŭ anarkismo. La IWW eble entenas multajn anojn, kiuj ankoraŭ proklamas sin socialistoj, bolŝevikoj aŭ anarkistoj, laŭokaze, sed neniu el ili povas nomi la organizon sia infano aŭ servisto. La IWW trairas sian propran vojon. Se vi devas doni al ni mallongan nomon, nomu nin Industriaj Komunistoj. Ni estas la produkto de la ekonomiaj kondiĉoj en la plej multe disvolvita industria lando de la mondo, nia tuta vivo estas dediĉita al tiuj ĉi industriaj agadoj, ni pensas kaj parolas per industriaj terminoj, ni serĉas savon per industria organizado. Ni estas Industriaj Komunistoj. Socialistoj, bolŝevikoj kaj anarkistoj, kaj ĉiuj aliaj laboristoj de diversaj tendencoj alprenas nian filozofion, principojn, celojn, metodojn, strukturon kaj eĉ nian nomon. Sur la bazo de tiuj ĉi principoj ni etendas nian manon trans la marojn pretaj unuiĝi kun industriaj unuiĝanoj en Industria Mond-unuiĝo, kiu estos efektivigo de la revo de l’ fondintoj, kiu instigis ilin elekti la nomon «La Industriaj Laboristoj de la Mondo».
XIII. La eduka laboro de la IWW
Eĉ se la plenumoj de la IWW povus esti gravaj sur la ekonomia kampo, ĝia ĉefa funkcio ĝis nun estis la edukado. Estas pro ĝiaj penoj sur tiu kampo, ke la IWW fariĝis mond-movado. Bedaŭrinde la IWW nuntempe nur povas provizi la plej elementan industrian edukon. Sed la bezonego estas unue multe plibonigita ĝenerala edukado.
Malklero kaj preskaŭ-malklero
La statistiko montras, ke la malklero en Usono atingas surprizan nombron. La malkleruloj troviĝas ne nur inter negroj kaj alilanduloj, sed ankaŭ inter enland-blankuloj. La proporcio por tiuj ĉi lastaj estas pli granda en iuj landpartoj ol oni ĝenerale kredas. Sur la bazo de la lasta granda milita kapkalkulado, la aŭtoritatuloj taksas la malkleron inter la plenaĝaj civitanoj je ĉirkaŭ 25%. Kaj tiuj ĉi malkleruloj apartenas preskaŭ tute al la laborista klaso. Ĝuste supre de tiu ĉi grupo en la skalo estas alia granda grupo el preskaŭ-malkleruloj. Oni povas atingi nur kompare malgrandan elcenton da laboristoj per la presaĵo nuntempe, eble nur dek milionojn el la kvar-dek-milionoj da laboristoj usonaj. La resto estas indiferentaj aŭ neatingeblaj, pro malklero. Kiel malbonaj estas la edukaj aferoj, oni pruvas per la milita kapkalkulado. La psikologoj oficiale trovis post ekzameno al 1 700 000 militrekrutoj, ke la meza intelekta nivelo inter usonanoj taŭgaj por milit-servo similas al tiu de dek-tri-jarulo. Malpli ol triono superas tiun mezuron kaj nur 4½% posedas superan inteligenton, laŭ la sama oficiala statistiko. Estas tiu ĉi malĝojiga stato de l’ aferoj, kiu estas responda pri la kompara malrapideco, per kiu nia organizo progresas. La metia unuiĝo ofte estas nur konspiro estrata de malhonestulo, kiu scias ĉion, dum la anaro ne devas scii ion krom pagi la kotizojn. Estas malsame ĉe la IWW. Oni bezonas iom kulturitan menson, kun intelekto pli alta ol la statistike eltrovita cifero de 13 jaroj, por kompreni ĝian signifon kaj tutmondan amplekson. Tiel malklero estas la plej granda barilo, kiun ni devas venki,
[REKLAMO p.3] Ĵus aperis ĉe SAT-KOOPERATIVO la belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g — Tre leginda libro! Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
— pàgina 4 —
52 — SENNACIULO
multoble pli granda ol kapitalista persekutado. La kapitalistoj scias, kion ili faras, kiam ili rifuzas konstrui lernejojn.
Malklera laboristo estas tiel danĝera por la aspiroj de la laboristoj, kiel la variola aŭ bubon-pesta¹ paciento estus por nia sano. Tial ni taktoplene, sed firme provas influi niajn malklerajn kunlaborulojn lerni legadon kaj skribadon. La oportunoj por lernado estas multoblaj, se ni nur serĉos ilin. Estas preskaŭ neeble atingi malklerulon per konsekvenca eldiro pri ia temo, kaj lia opinio pri grandaj aferoj estas, nature, preskaŭ senvalora. Li scias malmulton aŭ nenion krom, kion li spertas. Li estas spirite blindigita, sed ankoraŭ li estas nia frato kaj kunlaborulo.
Kion ni diris pri la malklerulo, taŭgas ankaŭ pri la preskaŭ-malklerulo, kiu eble povas literumi vorton kaj skribaĉi sian nomon, sed ne povas kompreni ion pli ol la skandalojn en la aĉa gazetaro. Same kiel lia malklera frato li senhelpe vagnaĝas al socia detruo, se iu ne venos por savi lin.
Tradukis SAT-ano 1781
laŭ 3-a reviziita eldono de broŝuro samtitola publikigita de IWW., 555 W. Lake St., Chicago, Ill., Usono.
(Finota.)
¹ Bubono = gland-inflamo.
PENSOJ PRI LA PROBLEMO DE L’ MORTO
Okaze de la 1-a de novembro
…Finfine, sciante, ke ni mortos, ni ne pensas pri tio, ĉar ni ne scias, kiam ni mortos; kaj kiel ni vivas en eterna provizoro, tio al ni sufiĉas, por ke ni agu ĉiumomente, kvazaŭ ni ne devus morti. Kiam amata estaĵo ekresaniĝas post grava malsano, ni dankas al la ĉielo pro tio, ke la limtempo por ĝi estas prokrastita; ni montras nian ĝojon pro tio, ke «ĝi ne estis ankoraŭ por tiu ĉi fojo!» kaj de la momento, kiam oni signis novan kontrakton kun la ekzisto, oni estas trankviligita; oni ne pensas pri la fino. Estas granda feliĉo, ke la homo ne estas tro scia kaj ke li ne povas esperi antaŭvidi la estonton; tio estus paraliza.
Montenj¹ diris esence ie:
«Estas malagrable al mi pensi, ke mi mortos, sed tio estus al mi egala esti mortinta.»
¹ France: Montaigne.
Tiu ĉi opinio devas esti konsentata de ĉiuj, kiuj studis la morton per la metodo de l’ fizikaj sciencoj, ĉar ĉi tiuj scias, ke, kiam ili estos mortintaj, ili ne plu estos; nu, tio ne povas esti malagrabla ne esti; oni ne eĉ povas bedaŭri la vivon, ĉar por bedaŭri necesas esti, kaj oni ne estas. Ni ne povas konsoli nin pri la morto de tiuj, kiujn ni amas, ĉar ni restas por ilin bedaŭri, sed ni ne bezonas konsoli nin pri nia propra morto.
Oni do certe samopinios kun Montenj’, en la momento, kiam oni okupis antaŭ la problemo de l’ morto la sintenon de fizikisto; oni ripetos kun la aŭtoro de l’ «Studoj»¹: «Tio estus al mi tre egala esti mortinta!»
Feliks Le Dantek (F. Le Dantec).
Trad. N. B.
¹ Titolo de la verkoj de Montenj’.
EL USONA TAGLIBRO
Tie ĉi kiel en aliaj landoj la majstra verko de E. M. Remark (Remarque) «Nenio nova en la Okcidento» (Ĉio trankvila ĉe la okcidenta fronto) multe impresis la publikan vidpunkton. Ankaŭ en «Journey’s End» (La Fino de la Vojaĝo¹) multe da homoj povas vidi la senbridan suferon, la malsaĝon de moderna milito. Tre oportune nun la afero de s-ro Ŝirejr (Shearer) venas al la taglumo. Vidiĝas la profitaĉo de la patrioto, kiu denuncis bombaste la pacifistojn, internaciistojn ktp. Eĉ simplulo povas kompreni nun la meĥanismon de la ŝovinisto, kies kaso estas plenigata de la firmoj, kiuj konstruas militŝipojn kaj tre riĉiĝas, dum la trompita soldato stumpiĝas, morttusas en venengaso, diskrevas pro bombeksplodo, manĝiĝas de ratoj kaj per aliaj manieroj estas krucumata por sia patrio.
W. B. Ŝirejr dum multaj jaroj kaj speciale en Ĝenevo (j. 1927) kondutis kiel senpartia eksperto, kiu honeste kaj bonfide subtenas grandan ŝiparmeon por protekti Usonon. Letere kaj buŝe li neis, ke li reprezentas kompanion. Sed nun li komencas procesi kontraŭ tri ŝipkonstru-kompanioj pro ilia rifuzo pagi plene lian «salajron». Li fanfaronis, ke per intervjuaj artikoloj en ĵurnaloj, radio-paroladoj ktp. li malsukcesigis la penon haltigi la armadon kaj tiel liaj klientoj jam ricevis larĝprofitajn mendojn. Ŝirejr implikas ĉefojn el la Milit-ŝip-Fako registara pro provizo de informoj. La kompanioj diras, ke Ŝ. estis nur ilia «observanto» en Ĝenevo. Li ricevis 51 230 dolarojn, sed postulas plie
¹ Teatraĵo verkita de R. C. Ŝerif (Sheriff) k ankoraŭ prezentata tre sukcese en Londono kaj Novjorko.
Tago el la vivo de juĝeja decid-plenumisto
Originala skizo de Jak. Galkin kaj V. Kurmanajev
La labortago de l’ juĝeja decidplenumisto, eliĝulo¹ K-do Bardin’, en oficejo estis finita. La vizitantoj foriris lasinte al li aron da diversaj dokumentoj.
Apud la tablo restis nur unu virino, kiu petis:
— Vi do premigu ŝin: dum tri monatoj mi servis ĉe ŝi, plenumante la oficon de kuiristino, kaj ŝi eĉ ne unu rublon pagis al mi. Jen la botaĉojn nur ŝi donacis, — kaj ŝi, levante sian piedon, montris al K-do Bardin’ vestitan sur ĝi botaĉon. K-do Bardin’ rigardas la botaĉon kaj ion kolereme grumblas.
Ili ambaŭ foriris. Dum vojo K-do Bardin’ pensis: — Sufiĉe bonaĉa laboro, vizitadi la ŝuldantojn, registradi kaj alsigeli iliajn havojn pro iliaj ŝuldoj, aŭ elloĝigi ilin pro nepagado. Sed en tiaj okazoj oni ankaŭ devas apliki apartajn manierojn — unu por burĝo, alian por laborulo… Sed interese ekscii, ĉu antaŭ mia fabrika stablo nun laboras jam alia K-do? Verŝajne li difektas la aĵojn pro nekutimeco kun la stablo, kiu estas malnova kaj kurba, havante la patronon, kiu fleksiĝas oblikven.
— Kian okupon havas via eksmastrino? — demandas K-do Bardin’ la virinon.
— Iru, eksciu mem, kian — ŝi vizitadas la pruntejajn aŭkciejojn, kie oni vendas prodonitajn objektojn kaj aĉetadas ilin por vendado; kaj pensinte ŝi aldonis: tri monatojn ŝi nenion pagis al mi, jen donacis nur la botaĉojn.
— Sed pro kio vi ĝis nun dormis? Ĉu vi kompatis la eksmastrinon aŭ io alia malhelpis?
— Ne, mi estas analfabeta, pro tio.
— Sed pro kio vi ne lernas? Vi do estas juna! La tempo por la lernado ankoraŭ ne pasis, sen skrib-legopovo vin ĉiu ĉiam trompos.
— Jes, kompreneble, — konstatas la virino…
La mastrino longtempe ne malfermis la pordon, poste tintis per porda ĉeno kaj malferminte nemulte la pordon montras sian marmoran nazon.
— Al vi venis, — diras K-do Bardin’, — pro la aferoj.
Forirante malantaŭen la mastrino ektimigite malfermegas la okulojn al la venintoj kaj rapide envolviĝas en granda silka tuko.
— Bonvolu, estas tre agrable, sed senvestigu la galoŝojn en la antaŭĉambro.
— Bone, respondis K-do Bardin’, senvestante la galoŝojn. Ni venis por ricevi la labormonon je utilo de tiu ĉi civitanino.
— Ha, kia absurdo tio ĉi estas, — rekonsciiĝante de la konfuziĝo, babilas la mastrino, — bonvolu iri al mi, ci do, Mario, restu en la antaŭĉambro!
— Ne, pardonu, lasu ŝin ankaŭ kuniri kun ni, ni havas antaŭ ŝi neniajn sekretojn.
— Bonvolu, sinjoro juĝeja decidplenumisto, — ribeligite ekkriis la mastrino, — en miaj ĉambroj la plankfrotistoj ĵus frotis la plankojn — ŝi per malpuraj plandoj kotumos ilin!
— Eniru, civitanino, — haltiĝinte sur la sojlo de la ĉambro, proponas al ŝi K-do Bardin’. La mastrino akre ŝanĝis la tonon.
— Ho, dio, tamen la plandojn viŝu!
Iom retrovinte la spiron kaj ofende enpreminte la lipojn la mastrino ploreme parolis:
— Sinjoro ŝuldpos… pardonu, K-do
¹ Homo, kiun la partiaj, sociaj aŭ profesiaj organizoj sendis el produktado al mastruma laboro en oficejojn, trustojn ktp.
— pàgina 5 —
SENNACIULO 53
$ 255 655. Pro la malpaco la tuta afero diskutiĝas en la ĵurnaloj kaj stariĝas oficiala enketo pri «patriota propagando». Ŝajne Ŝ. fariĝos «la pekporta kapro» en la afero, sed tre oportune por nuna diskuto pri malarmado la lumo montras la faradon de la poŝ-patriotoj.
Pasante oni povas rimarki, ke nun Makdonald diskutos kun Huver (Hoover) nur pri ĉesigo en konstruado de milit-ŝipoj, kiujn jam superas la submara boato kaj la aeroplano, kaj pri ĉi tiuj lastaj la Ŝirejr’oj de ĉiu lando povas ankoraŭ propagandi.
* * *
Granda konflikto okazas pri la dogan-tarifo. Ĝenerale ĝi altiĝas, sed oni proponas, ke mangano nun eniru senimposte. Kial? Ĉar la ŝtalkompanioj ne volas plue pagi proksimume ok milionojn da dolaroj ĉiujare pro la dogano kaj posedas sufiĉe da politika influo. Krom tio la Usona Ŝtal-Korporacio ĵus kontraktis aĉeti dum kvin jaroj manganon el Sovetio kaj esperas atingi monopolon kontraŭ la enlanda mangan-produktantaro.
La alia escepto en altigo rilatas al aŭtomobiloj, por kiuj laŭ propono oni devas pagi nur 10% anstataŭ 25%. La aŭto-industrio ne volas havi pluan dogan-protekton kaj Henriko Ford volas detrui tute la enir-imposton, ĉar li ne deziras, ke aliaj landoj reagu kontraŭ lia eksporto.
Spite sia alta profito multaj kompanioj ankoraŭ volas ricevi pli altan dogan-protekton. Ili plendas pri malriĉo, sed ilin reprezentantaj senatanoj batalis k o n t r a ŭ oficiala prienspeza enketo. Tamen per 51 voĉoj kontraŭ 27 la Senato decidis havigi la informon.
(488)
EL SIBIRIO¹
La diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio k Sovetio pro manĉuria fervojo ne okazas jam pli ol 2 monatojn. Sed konfliktoj okazas nur laŭ la manĉuria limo. Okcidenta Ĉinio (ĉine S i n C z j a n), kiu limas Sovetion en Mezazio, ne rompis rilatojn kun mezaziaj Sovetrespublikoj spite instigoj de Nankin-registaro. Ĉina konsulo Ĉ e n d e l i restas en urbo A n d i j a n. Inter ĉinoj k sovetianoj regas plena konfido k pacaj rilatoj.
En orientazia haveno V l a d i v o s t o k okazis fine de aŭgusto profunia konferenco (vidu en «S-ulo» n-oj 248, 259) de regionoj de Granda oceano.
[BILDO p.5 | 36,27,61,44] Foto de moderna pluretaĝa konstruaĵo kun grandaj fenestroj: laborista klubo.
Tipa nova laborista klubo de ministoj en laborista urbeto Ridder de suda Altajo (Sibirio)
Inter la delegitoj estis multaj geĉinoj k japanoj. Post fino de l’ konferenco grupo da ili veturis tra Sibirio por konatiĝi kun lando de Sovetoj. En Irkutsk ili oratoris al lokaj laboristoj k estis entuziasme aplaŭdataj. Dume laŭ gazetaj sciigoj japana polico ricevis ordonon atentege observi «ĉiujn» japanojn, kiuj revenas el Sovetio.
Dum lastaj tagoj ĉinaj militistoj montras tre kruelan rilaton al tiuj sovetianoj, kiuj restis en Manĉurio. Ĉ. 2000 homoj estas arestitaj k kelkaj eĉ senkapigitaj. Sovetia registaro protestis la 10. septembro per speciala noto, kiu avertas pri devigata reago fare de Sovetio. La protesto estis transdonita per germana reprezentanto.
Dum mondmilito k Revolucio orindustrio en Sovetio falis kiel ĉie. En la jaro 1913 Rusio liveris ĉ. 60 950 gramomilojn¹ da oro en la jaro 1924 — nur 11 000. Nun ĝi rapide restariĝas k kreskas precipe en Sibirio. Ĉiuj regnaj ortrustoj de Sovetio nun estas unuigitaj en sola «Orunio» kun centro en Irkutsk. Science aranĝitaj esploroj por serĉi oron okazas en granda skalo. Orindustrio maŝiniĝas. Sole dum kuranta jaro en Sibirio estas funkciigitaj pli ol 40 novaj perakvaj maŝinoj por elminigi oron. En regionoj de rivero Enisejo ricevo de orminaĵo pli ol duobliĝis. En Irkutsk estas konstruata granda fabriko de specialaj minboriloj por serĉi oron kun ŝtalfandejo. Parte la fabriko jam funkcias. La ĉefo de «Orunio», K-do Serebrjakov, demandita por ĵurnaloj diris, ke la rezultoj de l’nuna jaro tute garantias plenumon de l’ 5-jara plano: post 5 jaroj Sovetio okupos la unuan lokon en monda orindustrio.
M. K r j u k o v.
¹ Laŭ insista deziro de l’ aŭtoro ni ne ŝanĝas la formon (nefundamentan) de tiu vorto.
¹ Kilogramoj.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
juĝeja decid-plenumisto, kredu al mi, mi al ŝi nenion ŝuldas, mi havas pri tio atestantojn, ke ŝi ricevis ĉe mi manĝon kaj vestaĵon…
— Se la juĝejo difinis, — interrompis ŝin K-do Bardin’, elprenante el la paperujo la juĝdecidon, — la afero estas finita kaj oni povas fari neniajn kontraŭparolojn.
— Jes, kompreneble, se la juĝejo difinis, mi ĉiam estas preta plenumi la decidon, — respondis maldolĉe la mastrino.
— Jen, nur la botaĉojn ŝi donis, — denove montrante la vestitajn sur piedoj botaĉojn, plendas la virino, kaj eĉ ne unu kopekon pli, mi do estas kamparanino. Kion mi povas kompreni?…
— Nu, ci Mario, silentu! — La mastrino dum minuto silentas, abomene sulkigas la nazon kaj poste diras:
— Bone, mi ĉiam estas preta plenumi la decidon de la juĝistoj, sed tuj mi ne povas pagi la tutan sumon. Jen, ŝi ricevu 20 rublojn kaj post unu monato mi pagos la restajn 10 rublojn.
— Pagu! — kvazaŭ hakante diris K-do Bardin’.
Sur la tablon flugas la paperrublaj biletoj forte parfumitaj.
— Ci, Mario, estas tre nedankema, — provas indigniĝi la ŝuldantino, sed ŝin haltigis K-do Bardin’.
— Jen 20 rublojn ni jam ricevis, — li diris, elprenante denove la juĝ-decidon. Nun donu la restaĵon, por ke ni finu la tutan kalkulon!
— Permesu, sinjoro… pardonu, — kamarado, mi estas malfeliĉa virino…
— Kiel vi volas, tiam mi devas registri kaj sigeli vian havon; jen, arĝentan sa-mo-va-ron… komencis li la registron.
— Haltu, preninte de la tablo la monujon, interrompis lin la mastrino, — akceptu la restaĵon…
Sur la ŝtuparo, adiaŭante de la virino, K-do Bardin’ diris al ŝi:
— Kiam vi havos libertempon, vi nepre studu legon kaj skribon!
La virino silentas. Malantaŭ la pordo iu fermas kolereme per ĉeno la pordon…
Post duonhoro K-do Bardin’ estis jam en alia fino de la urbo. Antaŭ li staris domo simila al kazerno.
— Li drinkas kaj nenion pagas por la loĝejo, — indignite plendas la administranto de la domo.
— Li estas laboristo? demandas K-do Bardin.
— Jes, fandisto en la Putilov-fabriko.
— Sed pro kio do li drinkas?
— Kiu tion povas scii? li drinkas kaj la edzino kun geinfanoj malsatas.
K-do Bardin’ kun koleremaj fajretoj en la okuloj kaj sulkigitaj brovoj svingas per la paperujo kaj per ĝia angulo frapas laŭ la balustrado.
— Oni devas lin elloĝigi kaj nenion plu — indignite parolas la administranto de l’ domo. — Se li ne pagas, li devas esti elloĝigata; ĉe ni ne estas rifuĝejo.
— Sed, kien oni ilin elloĝigos? — demandas K-do Bardin’, sentante ian inciteton kontraŭ la domadministranto, — ĉu sur la straton?
— Por mi estas tute egale, se ankaŭ sur la straton!
— Sed la virinon kun geinfanoj, kien ni elloĝigos?
La domadministranto silentas kaj kraĉinte tra la dentoj pensas: Laŭ la leĝo oni lin devas elloĝigi, despli ke la administrantaro de la domo tion postulas kaj la juĝejo donis la ordonon… sed la infanoj kaj la edzino? Pro kio ili suferos?
La samon pensas ankaŭ K-do Bardin’ kaj ankoraŭ pensas — pro kio la laboristo fordonas siajn akirojn — la brando kaptis lin kaj ĉio estas forgesita…
(Finota.)
— pàgina 6 —
54 SENNACIULO
… Eĉ kontraŭ verojn
Inter la plej stultaj verkoj, certe estas la fama geometrio de Eŭklido.
Kial ĝi estas stulta?
Tial ke ĝi estas perfekta; tial ke la vero tie estas popece disdonita; tial ke la ordo de la teoremoj k la klaro de la difinoj forprenas el la spirito ĉiun okazon sin demandi mem, dubi, serĉi.
Kiam oni scias ion, tio havas tre grandan maloportunon, nome, ke oni ne plu povas ĝin lerni. Kiam iu teoremo estas pruvita, tio havas tre grandan maloportunon, nome, ke pri ĝi oni ne plu povos havi certon.
Tial mi volus, ke oni bruligu sur publika placo, solene, ĉiujn tiujn bone verkitajn librojn, kiuj kaŭzas la ekziston de tiom da malbone klerigitaj spiritoj. Jes, oni nutras la junulojn per pasteloj el densigita scienco, se mi tiel povas diri; tio okazigas, ke ili perdas la kutimon digesti.
Kaj kiel ili povus lerni la geometrion? Vi sendube demandos. Ili farus kiel tiuj, kiuj eltrovis ĝin. Unue ili sin ekzercus, farante belajn planojn, t. e. imitante naturajn objektojn, simpligante ilin, ne ŝanĝante la proporcion inter la distancoj.
Poste ili lernus kompari la longojn. Rilate la surfacojn, jen ili bone-malbone surmetus ilin unu sur alian k ĉirkaŭtranĉus ilin; jen ili disdividus ilin en egalajn malgrandajn kvadratojn k ili nombrus ilin.
Rilate la volumenojn, estus pli simple: ili verŝus akvon el kubo en cilindron, el cilindro en duonsferon, k tiel ili havus okazon fari belajn rimarkojn. Post tio ili kolektus tiujn rimarkojn kiel leĝojn, kiujn ili denove kontrolus. Kaj fine, ili trafe kunligus tiujn leĝojn unuj kun aliuj, se ili kapablus.
Tiel oni lernas fizikon. Kaj kio do estas geometrio, se ne la fiziko pri surfacoj k volumenoj?
A l e n.
El la franca tradukis H e r e z u l o.
DISKUTEJO
Niaj problemoj
La laborista klaso, en sia batalo kontraŭ la kapitalista sociordo, tute ne prezentiĝas kiel iu unuo. Malsamaj opinioj pri diversaj demandoj rilate al la estonta socio ne tiel n u n gravas, kiel malsamopinieco pri vojoj kondukantaj al tiu nova socio. Okazas do, ke laboristo batalanta renkontas malamikon ne nur en alia klaso, sed ankaŭ en sia propra. Kompreneble tiu malamiko estas tia nur objektive, t. e. sendepende de sia volo kaj konscio; li per sia agado kaj ekzistado iĝas malamiko de sia samklasano. Ekzemple por la komunisto ĉiu laborista movado ne celanta revolucion signifas simplan oportunismon, kiun kontraŭbatali estas necese.
Tion oni devas neniam forgesi en SAT-rondoj. Fakto, ke ni apartenas al unu asocio, ke ni estas laŭorde numeritaj, ne ŝanĝas la veron: «Ni estas nur samklasanoj, sed ne samideanoj.» Forgesi tion, paroli ĉiam pri unueco, solidareco kaj aliaj «ecoj» estas nur konata struta politiko. Forigi diferencojn ne estas la samo kiel krii, ke ili ne ekzistas. Ĉu do mi rekomendas enkonduki batalojn en SAT-vicojn? — Ne! Ĉu eblas, ke ni kunlaboru? Kompreneble — jes.
Ni povas kaj devas interkonatiĝi, ni devas interŝanĝi ne nur poŝtkartojn ilustritajn, sed ankaŭ niajn m a l s a m a j n ideojn. Ligas nin forta ligilo: samklasa aparteno, klasbatala mondkoncepto.
Ni trarigardu tamen nian gazeton: diversaj artikoloj, informoj, priskriboj, verkitaj de diversaj homoj, de komunistoj, socialistoj, social-demokratoj… Kompreneble la saman fakton tute aliel priskribus komunisto kaj socialdemokrato: sekve, se ni legas informojn pri laborista movado, pri politikaj cirkonstancoj en iu lando, ni devas scii, laŭ kia vidpunkto ili estis observataj. Ni scias, ke laŭ klasbatala, sed tio ne diras ankoraŭ ĉion. Mi do proponas: por eviti la miskomprenojn, ĉiuj artikoloj, escepte tiuj, kiuj ne rilatas socian vivon, plie escepte simplaj informoj sen iu klarigvorto, havu ĉe la subskribo de l’ verkinto (aŭ ĉe SAT-numero) klarigon: «verkita laŭ ….a vidpunkto». Al esceptoj povas aparteni ankaŭ artikoloj dirantaj ion komunan al ĉiuj partioj. Ekzemple tiu mia artikolo estas verkita nur laŭ klasbatala vidpunkto, rimarko pri tio do tute ne necesas. Eble neniu partio celas, ke ĝiaj anoj forgesu pri ĝia ekzisto…
Se la propono ne fariĝos deviga leĝo por ĉ i u j SAT-verkantoj, ke almenaŭ tiuj, kiuj konsentas kun mi, sendu ĉiam artikolojn kun rimarko pri vidpunkto! Ceteraj estos legataj kiel de klasbatalantoj-individuistoj (do ili ankaŭ povus noti tion…) Sendube «S-ulo» pliriĉiĝos je signifo por ĉiu partio, se ĝi alportos artikolojn de diversaj samideanoj. Kaj, kio estas pli grava, la laboristo konatiĝos pli bone kun diversaj opinioj, komparante unujn kun la aliaj; li liberiĝos el la katenoj de demagogio kaj trovos sian pripensitan vojon. La principo «ne enkonduki la disputpunktojn de diversaj partioj» ne perdas sian signifon. Sed «ne enkonduki» ne estas la samo, kiel kaŝi ilian ekziston, kaj tion ni ofte faras.
Mi trovas la aferon grava kaj petas, ke aliaj K-doj respondu ion pri tio, aŭ anstataŭigu la respondon per ago, tiuokaze per ĉiama mencio de l’ propra vidpunkto.
L e o n o (14 839).
[REKLAMO p.6] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — N-o 7 — La Vojo al Scienco de Estonto — de Akademiano Fersman — Tradukis S. Rublov — Kun speciala antaŭparolo de l’ aŭtoro por la esperanta eldono. — Tre interesa popularscienca verketo, tute aktuala, montranta larĝajn perspektivojn en la estonton. — Ĝin ĉiu K-do legos kun granda ĝojo. — Prezo: 0,60 mk. g. — Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
Ĉu nudkulturo?
Ni homoj tre ofte havas malsamajn opiniojn k antaŭjuĝojn pri multaj aferoj. Ni povas diversmaniere interpreti unu k la saman ideon, vorton, diron, k malfacile estas juĝi, kiu pravas k kiu ne. Kaj ni, SAT-anoj, kvankam batalantaj sub unu standardo, por unu k sama celo, vidas multajn aferojn el pli ol unu flanko, interpretas ilin diversmaniere. Kaj de tio ofte senfinaj diskutoj. Sciante, ke malfacile estas enkapigi aŭ elkapigi iun ideon al aliuj, mi per mia skribaĵo volas nur montri, ke oni povas interpreti la devojn de SAT-anoj k rilatojn al nudkulturo aliel, ol faras tion K-do V. Zimin.
Ni proletoj, inkluzive SAT-anoj, celas krei novan sociordon, kiu ne estos bazita sur senbrida egoismo de kelkaj riĉuloj, kiel la nuna. Kaj nia gvidstelo, nia kriterio ĉe tio estas la «racio». Ni devas mezuri ĉiujn farojn k fenomenojn en la mondo per ulno de racio, por eltrovi, kio estas detruenda k kio taŭga por la nova sociordo. Ni devas revizii ankaŭ ĉiujn detalojn de nia vivo, ĉiujn niajn antaŭjuĝojn, konvinkojn, morojn. Sed ni ne devas kontentiĝi per nura mezurado — ni devas ankaŭ praktike apliki la rezultojn de tiu revizio. Kaj vera, klaskonscia proleto, mi opinias, estas tiu, kiu taksis ĉiujn fenomenojn de la socia vivo «racie» k kreis al si tiele difinitan «mondkoncepton», malaprobe rilatantan al la nuna sociordo… — Ne tiu, kiu vendas sian muskol- aŭ cerboforton por mizera tagsalajro, sed revas pri riĉiĝo k burĝeca komforto, k kiu, favorite de la sorto, iĝas etburĝo, forgesante siajn antaŭajn K-dojn k belajn vortojn pri klasbatalo ktp. Ĉu ne estas ankaŭ la devo de SAT kunhelpi per sia kleriga laboro por pligrandigi la nombron da proletoj de l’ unua tipo? Unuavice, mi pensas.
Kaj se ni «mezuras» per racio nunajn manieron sin vesti, malnovajn antaŭjuĝojn pri nudeco k interseksa hipokrita honto, ĉu ni ne trovas, ke ĝi estas forĵetinda balasto, «mezepoka» heredaĵo? Aŭ ĉu estas racie, ke vi dum varmega somertago turmentiĝas ŝvitante en vestaĵoj, kiujn diktas al vi «bona moro» k konvencia hontemo, kvazaŭ tio estus iu natura, neforigebla malbono? Kio koncernas min, mi somere ĉe laboro k laŭeble ĉiam portas nur «kulturĉifonon», sed principe aprobas «absolutan nudkulturon». Leginte la artikoleton de K-dino 2055, mi tre ĝojis pro sciiĝo, ke inter la SAT-anoj troviĝas ankaŭ aliaj homoj samopiniaj kiel mi.
Ni faru revolucion, k ni faru ĝin funde! For ĉiuj antaŭjuĝoj neraciaj!
S A T – a n o (8194) e l E s t o n i o.
— pàgina 7 —
SENNACIULO 55
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 10 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 10
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12
Esperanto kaj la liberpensula movado
Raporto de K-do prof. H a r t v i g dum la fakkunsido de la liberpensuloj
En la ideologia transira procedo de la homaro, esperanto k liberpensismo devenas el diversaj lokoj, sed fine ambaŭ fluas en la grandan riveregon de la socialista movado. La ideo de mondhelplingvo, de kelka tempo devis akcepti konkretajn formojn, ĉar la ekonomiaj interrilatoj komencis forviŝi la naciajn limojn de la ŝtatoj. Ĝis tiam la lingvo de unuopa popolo havis mondvaloron, dum ĉi tiu popolo per disvastiĝo de sia mondkomerco akiris mondekonomian gravecon. Laŭ tia senco la angla, franca k germana lingvoj estis mondlingvoj. Sed ĉar unu popolo ne povis sin altrudi imperialisme, pro tio la lingvo de unuopa popolo ne povis iĝi la sola mondlingvo. La angla lingvo estis survoje iĝi la reganta mondlingvo.
Tiel konsiderata, la esp.-movado estas nur ekonomia kategorio. Pro motivo de ŝparo ĉiuj popoloj devus havi intereson propagandi komune mondlingvon por faciligi la mondekonomiajn interrilatojn inter ĉiuj landoj de la tero. Kiel oni tipigas en la fabrikado por gajni tempon k laboron ĉe ŝanĝado de partoj, tiel ankaŭ la lingvo estus tipigenda laŭ la konata principo de Vilhelm Ostwald: «Ne malŝparu energion». La ĝenerala akcepto de komuna mondlingvo sendube liberigus energiojn, kiuj povus esti uzataj de la homaro por pli grandaj taskoj, pri kio jam la biblio havis antaŭsenton, kiel pruvas la rakonto pri la turkonstruo de Babel.
Laŭ tio la esp.-movado estus nepolitika movado, interesanta samgrade ĉiujn homojn. Oni nur bezonus montri al la homoj la prudentaĵon, por ke ili agu racie. Por indulgi la nacian brilon, oni formulas la postulon: «Uzu la gepatran lingvon por la internaj interrilatoj kaj apliku esp-on por la tutmondaj interrilatoj». Per tio oni dekretas la neŭtralan karakteron de esp-o. Tio estus ĝusta, se ja ne ekzistus klasdiferencoj. Por la senklasa socio komuna estas komprenebleco. En klassocio esp-o signifas ne nur la raciigon de mondekonomiaj interrilatoj, sed ankaŭ danĝeron: la raciigon de la organizado de l’ mondproletaro!
Por la reganta klaso signifas esp-o certe ŝparon, sed al ĉi tiu profito kontraŭstaras la granda malprofito, ke ankaŭ la antaŭenema klaso per helpo de la reciproka interkompreniĝo per esp-o povas pli perfektigi siajn internaciajn interrilatojn. Kun aliaj vortoj: la esp.-movado havas politikan signifon. Kiu ne atentas tion, estas utopiisto, t. e. li kredas per propagandado de racia ideo helpi al tiu ĝis venko. Estas evolua vidpunkto, kiu relative tiel longe valoras, kiel longe la reganta klaso havas la certon pri sia regado. Tiu vidpunkto estas sociologia, t. e. ĝi devenas el epoko de plej bona stato de la kapitalismo. En la tempo de la daŭra krizo de l’ kapitalismo la evolua vidpunkto perdas sian signifon. Reakcio k revolucio kontraŭstariĝas malamike, k la reganta klaso estas devigata por konservo de siaj privilegioj altiri ĉiujn ideologiajn rezervojn. Ĉi tiu fakto efikas ankaŭ en la esp.-movado. Ekzistas burĝa, t. e. utopia koncepto en la esp.-movado, k proleta, t. e. revolucia koncepto. La organiza esprimo por ĉi tiu fakto estas la ekzisto de la grupoj: Universala Esperanto Asocio — Sennacieca Asocio Tutmonda.
Sammaniere oni povas konsideri la evoluon en la liberpensula movado. Ekzistas burĝa liberpensulmovado organizita en la Internacio (Bruselo) k forte kreskanta proleta liberpensul-movado, kies Internacion mi havas la honoron reprezenti ĉe via kongreso. En la liberpensul-movado oni povas pli bone observi la sociologian evoluon. Ankaŭ la burĝaj liberpensuloj estis iam revoluciemaj. La burĝa liberpensul-movado estis la kunapero de la burĝa revolucio. La antaŭenema burĝaro de tiu epoko, kiu batalis kontraŭ la privilegioj de la nobelaro, devis ankaŭ batali kontraŭ la kunliganon de la nobelaro, la tiaman feŭdan eklezion. En la centro de tiu ĉi batalo staris la tolerempenso. Libero de la konscio, tio estis la signaldiro de la burĝaj liberpensuloj, k ili ne tiom kontraŭbatalis la religion per si, ol antaŭ ĉio la obstinan dogman, konfesan devigon.
Tiuj burĝaj liberpensuloj el tiama epoko parte ne estis ateistoj, sed diistoj, t. e. ili ne neis la ekziston de dio, sed ili opiniis, ke dio estas tiom majesta super la homo, mistera, neesplorebla, ke estus blasfemo, se oni farus sin — kiel la eklezio — pri tiu dio pozitivan imagon. Tiuj burĝoj estis utopiistoj ĉar ili kredis, ke per nura klerig-laboro oni povus detrui la religian iluzion de la homoj k unu el iliaj tipaj reprezentantoj, Volter, faris la karakterizan eldiron: Dekdu homoj — li opiniis la apostolojn — fondis la kristanismon. Mi pruvos al vi, ke sufiĉos unu — li pensis pri si — por detrui ĝin. Li ne detruis ĝin, ĉar la religio havas siajn sociologiajn radikojn. La forigo ne estas afero de la racio, sed demando de la socia transformiĝo. La religio estas politikaĵo. Nur en senklasa socio la senreligieco estos kompreneblaĵo.
Sendube akcelas la ekonomia progreso, precipe la teknika disvolviĝo, forigon de la religiaj ideologioj. Per la progresanta regado super la naturfortoj la homo fariĝas sendependa de la naturpotencoj, kiuj minacas sian ekziston. Sed por vastaj partoj de la popolo dio estas ankoraŭ, se ankaŭ nur imaga, esenco. Tiel ekz. la agrikulturo ankoraŭ estas dependa de vento k vetero, t. e. de «ĉielaj potencoj» kiujn ni ne povas laŭdezire reguligi. Por la kamparano dio ne estas simpla kredafero, sed dio estas produktfaktoro, ĉar li estas tiu, kiu kiel nevidebla naturpotenco kreskigas la grenon. La klerigado ne sola sufiĉas. En privatekonomia epoko la ekzistdemando kiel sortdemando manifestiĝas per religiemo.
Aliflanke la religio havas por la reganta klaso grandan politikan signifon, ĉar la religio helpas konservi la eksplutatajn amasojn aŭtoritat-kredemaj. La kontraŭreligia klerigo signifas pro tio politikan danĝeron. Kun la kredo je dio ankaŭ malaperas la respekto antaŭ la de dio volita sociordo. La sendieco iĝas batalilo en la proleta klasbatalo. La reganta klaso havas intereson akceli ĉe la amasoj la religian ideologion, por ke ili estu ekspluatiĝemaj. Tio estas la senco de la «konkordat»¹-politiko. Siaflanke la antaŭenema klaso havas intereson venki la reakcie efikantan religian ideologion. La proleta liberpensul-movado estas kuna apero de la proleta revolucio. Sed la religio estas nur parto de tiu ideologio, kiu estas kapabla fortiri la proletaron de ĝiaj klasinteresoj. Ne ekzistas nur katolikaj sindikatoj, kiuj per siaj apartiĝoj malpliigas la batalforton de la liberaj sindikatoj, sed ekzistas ankaŭ naci-socialista movado, kiu multoble kontraŭstaras al la internacie orientata laboristaro. La naciismo havas nature ne nur psikologiajn radikojn sed ĝi estas ankaŭ ekonomie kondiĉita. Se en Usono la negroj ne estas akceptataj en la sindikatoj kaj pro tio ili estas devigataj fondi proprajn sindikatojn, tiel ne estas klarigita ĉi tiu fakto kiel rasmalamikeco, sed inverse, la rasmalamikeco estas natura sekvo de la konkurbatalo, kiun gvidas la usona laboristo kontraŭ la pli malpostulema negro, kiu estas salajr-malpliiganto.
La internacia pensado de la proletaro estas la antaŭkondiĉo por ĝia venko. Ne estas nura agitfrazo, se Karl Marks finas la Komunistan Manifeston per la vortoj: «Proletoj ĉiulandaj, unuiĝu!» La internacia kapitalismo nur povas esti forigata de la internacia proletaro. Ni scias kiel marksistoj, ke ankaŭ la edukado al internacia pensado ne estas simpla demando de klerigado. Ni scias, ke la angla laboristo, kiu ankoraŭ hodiaŭ vivas el la ekspluatiĝo de sia hinda frato, ankoraŭ ne povas pensi internacie kaj sentas sin minacata, perdi sian parton el la profito de la angla kapitalismo, per la liberiĝo de Hindio. Sed ni ankaŭ scias, ke per la daŭra industriiĝo de Hindio k la per tio kaŭzita pliigita senlaboreco en Anglio la angla laboristaro devas esti radikaligata kaj
¹ Kontrakto inter eklezio k monda potenco.
— pàgina 8 —
56 SENNACIULO
[BILDO p.8 | 5,10,93,13] Ornama kaplinio de la rubriko kun desegnitaj figuroj de leganto kaj skribanto ĉe la flankoj kaj leteroj/libroj inter ili.
Esperanto-Servo
N-o 5 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 31. Oktobro 1929
EL GERMANIO
Infan-kadavroj kiel kat-nutraĵo en Berlin-a kliniko
(Esperanto-Servo.) En la germana revuo por ĝenerala juĝeja medicino (vol. 10, kajero 4/5) raportis prof. Straŭh-Berlin pri sekvantaj de li mem efektivigitaj eksperimentoj.
La celo estis, konstati, ĉu katoj manĝas homajn kavadrojn. Por ĉi tiu provo uzis prof. Straŭh, kiel ŝajnis al li plej taŭga, kadavrojn de novnaskitaj infanoj, kiujn li ricevis el ŝtata instituto. La kadavrojn oni metis en ĉambron, en kiun oni enlasis katon, kiu nek manĝaĵon nek lakton ricevis, sed nur unufoje dum tago freŝan akvon. De fenestro prof. Straŭh observis la agadon de la kato. Ĉar malgraŭ kelktaga fastado la kato ne jam tuŝis la kadavron, donis prof. Straŭh al la kato, por inciti la apetiton, specon da viando de alia kadavro, kiun la kato avide manĝis. Kiam post tio la kato ankoraŭfoje estis ricevinta viandon de alia kadavro, ĝi fine ankaŭ manĝis orelon k brakon de la infana kadavro.
La eksperimentoj estis ripetitaj je multnombraj kadavroj per diversaj katoj, k la malsatigitaj katoj kruele dismanĝis la kadavrojn. Prof. Straŭh kronadas sian agmanieron per tio, ke li publikigas artikolon kun bildoj de la dismanĝegitaj kadavroj.
E. B. (9274), Essen.
Sadismo de faŝista kuracisto!
(Esperanto-Servo.) Laborista gazeto de urbo Aĥen aranĝis ruĝan feston, por varbi novajn abonantojn. La salono estis tute plena da simpatiantaj laboristoj, kio ne tre plaĉis al la faŝistoj. Je 24-a horo preterveturis la festejon la kuracisto k faŝisto Schönek (Ŝenek) per aŭtomobilo, sur kiu estis pentrita la faŝista insigno (hokbranĉa kruco). Du aliaj faŝistoj demandis la domserviston, ĉu la festo estas bone vizitita k esprimis, ke ili «baldaŭ malplenigos la salonon». La domservisto tamen ne avertis la partoprenantojn, sed nur la alian tagon li atestis tion. Kiam la unuaj du laboristoj hejmeniris, ili estis ĝissange batitaj de faŝistoj, tamen sukcesis venigi aliajn laboristojn; komenciĝis batalo inter nearmitaj laboristoj k per ponardoj ktp. armitaj faŝistoj. Dum tiu batalo la kuracisto Schönek ĵetis bierglason al laboristo. Kiam oni ekkonis la kuraciston, laboristoj vokis lin, por ke li bandaĝu la vunditojn. Sed tiu «kuracisto» ignoris tiun vokon, plue partoprenis la batalon k mordis pecon de orelo de K-do Bachmann (Baĥman). — Dum tiu ĉi batalo kelkaj laboristoj eniris la faŝistan gastejon k mire ekvidis 3 uniformitajn policistojn, kiuj kartludis. Demandite pro ilia indiferenteco rilate la batalon sur la strato, ili simple klarigis, ke momente ili ne deĵoras. Poste alvenis t. n. surprizataka komando k arestis… 5 laboristojn, eĉ vunditajn, sed ne eĉ unu faŝiston! Tio estas la «libera Germanio»!
O. S. (10 836), A l s d o r f.
LA NOVA ADRESO de la Centrejo de Esperanto-Servo depost 15-a de novembro estos Leipzig C 1, Ebermayer-Str. 8, I
EL NEDERLANDO
Kafro-variola epidemio — puno de dio?
(Esperanto-Servo.) Pastro T. J. Hagen, eksarmea predikisto, deklaris dum preĝo en urbo Delft, ke la ekzemo (kafro-varioloj) ne estas kuracebla per medicino. Oni devas levi la okulojn al dio, kiu nin punis… Li plu deklaris, ke nia popolo malnobligis sin per kafrodancoj k kafromoroj, do estus nur la konsekventa ago de dio, sendi al ni ankaŭ la kafrovariolojn.
Bedaŭrinde la tiel bone de dio instruita predikisto ne klarigis al ni, kial dio ne punis per «nigra pesto» tiujn, kiuj provokis la mondmiliton. Ĉu la am-donanta dio eble ŝatas tiajn hombuĉadojn? — Jen pruvo, ke la eklezio eĉ provas plej forte malhelpi la medicinan evoluon k progreson.
A r i a d n o, Zeist.
EL ANGLIO
Tuberkulozo — klasmalsano
(Esperanto-Servo.) Meze de oktobro okazis en Newcastle la 15-a jarkonferenco de la Nacia Asocio por malhelpi la tuberkulozon. Dum tiu konferenco kuracisto diris, ke Northumberland k Durham estas pli loĝataj ol iuj aliaj partoj de Anglio k Kimrio. En la minejaj urboj la mortprocento pro tuberkulozo estas malalta. Tio sugestus, ke hejma troloĝateco sole ne estas nepra kaŭzo de tuberkulozo. Se la malsano estiĝus, ĝi iĝus grava faktoro, ĉar la efektiva izoligo de malsanuloj estus neebla k la malsanularo rapide plinombriĝus…
Posta diskutinto rimarkigis, ke laŭ la antaŭa parolinto, ofta senlaboreco estas la kaŭzo de tiu ĉi terura malsano. Tial la malsano devas esti klasmalsano, k la kuracistoj tion scias. Se ĝi do estas klasmalsano, la kuracistoj devas trovi ties kaŭzon.
En la jaro 1926 la tuberkulozo pleje suferigis la ministan loĝantaron, pro la malbona nutrado, senlaboreco k malaltaj salajroj. Sanoficistoj diras: «inspektu la domojn!» La sola rimedo, por trovi la kaŭzon de la tuberkulozo, estas inspekti la manĝaĵojn de la laboristoj.
J. H a y d e n, London.
EL LATVIO
Interesaj ciferoj el Latvio
(Esperanto-Servo.) En Latvio dum la jaro 1926 troviĝis en frenezulejoj 1827 personoj k ekster la frenezulejoj ĉ. 1700 freneziĝintoj. Laŭ la lasta statistiko, la 1. 6. 1929 en frenezulejoj troviĝis 2520 personoj k ekstere 3200 freneziĝintoj.
En jaro 1921 en tuta Latvio estis registritaj 4216 veneraj malsanuloj; en jaro 1929 estas registritaj 10 797 veneraj malsanuloj.
Registritaj abortoj estis en la jaro 1921 1241, el kiuj 72 finiĝis per morto; en la jaro 1929 estas registritaj 1462 abortoj, el kiuj 161 finiĝis per morto. Dum 7 jaroj estas juĝitaj 354 abortintoj. Sed ne-oficiala statistiko diras, ke ĉiujare en Latvio okazas 40—50 000 abortoj. — Estas notinde, ke la registaro al gepatroj, kiuj havas pli ol 6 infanoj, donas gravan subvencion; sed, kiuj havas 12 idojn, la ŝtatprezidanto mem fariĝas la onklo de la 12-a infano…
F a j r e r o, R i g a.
EL POLIO
Morto en sileziaj minejoj k metalproduktejoj
(Esperanto-Servo.) Preskaŭ ĉiutage gazetoj informas pri mort-akcidentoj en suprsileziaj minejoj k metal-produktejoj. La nombro de la viktimoj estas timiga. Ekz. en jaro 1928 pereis 144 personoj k 21 069 personoj estis vunditaj. En daŭro de kvar jaroj (1925—1928) pereis tie 578 personoj k 64 045 estis vunditaj.
C. G.
RESPONDA PARTO
C. G. Aliaj tri raportetoj en sekv. n-o.
Bondarevskij, Filippova, Fuchs, 12 638, 13 059, Staŭb. Viaj raportoj estas prokrastitaj, sed certe ankoraŭ aperos.
Demandinto. Pro manko de loko ni ne povas daŭrigi, raporti pri la okazontaj balotoj en Germanio.
5-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Infan-kadavroj kiel kat-nutraĵo en Berlin-a kliniko. E. B. (9274), Essen (Germ.).
- Sadismo de faŝista kuracisto! O. S. (10 836), Alsdorf (Germanio).
- Kafro-variola epidemio — puno de dio? Ariadno, Zeist (Nederlando.)
- Tuberkulozo — klasmalsano. J. Hayden, London (Anglio).
- Interesaj ciferoj el Latvio. Fajrero, Riga (Latvio).
- Morto en sileziaj minejoj k metalproduktejoj. C. G. (Polio).
iĝos akceptema por la internacia pensado.
Tiel la edukado al klaskonscio estas akcelata per la fariĝo de la ekonomia evoluprocezo. La kapitalismo kreas al si mem siajn tombfosistojn. K l a s k o n s c i o, t i o e s t a s l a s c i o p r i l a s o r t k o m u n o d e l a t u t a p r o l e t a r o. Ĉi tiu scio estas martelfrape encerbigata per la faktoj de la vivo mem. La malpliiĝita profitporcio, la daŭra krizo de la kapitalismo, la akriĝo de la kontrastoj, la minacanta militdanĝero, ĉio tio agitas por la internacia socialista penso.
Tio ne signifas, ke ni atendu neaktive, ĝis la socialismo estos alveninta, sed ni devas agi kiel akuŝisto de la iĝonta sociordo.
Tio estas la senco de la ideologia klasbatalo, kiun ni proletaj liberpensuloj plenumas k kiun ni ne nur direktas kontraŭ la religio, sed ankaŭ kontraŭ ĉiuj influoj, kiuj intencas fortiri la proletaron de ĝiaj klasinteresoj. Al tio apartenas precipe la naciismo, k en tiu punkto tuŝas sin proleta liberpensul-movado k proleta esp.-movado. Per sia disvastiĝo esp-o helpas ĉe forigo de la naciaj antaŭjuĝoj; tial esp-o estas batalilo en klasbatalo, ĉar ĝi ebenigas al la internacia pensado de la mondproletaro novajn vojojn. Krom tio ĝi plenumas la kondiĉojn por la interkompreniĝa povo de la socialistaj organizoj internaciskale.
Jam Frederiko Engels atentigis, ke la proleta klasbatalo ne elĉerpiĝas sole en organizaj rimedoj: «Kie estas plena transformiĝo de la tuta socia organizado, tie partoprenu mem la amasoj komprenintaj, pri kio temas».
Gek-doj! Proletaj liberpensuloj! Proletaj esp-istoj! Alportu ni kiel pioniroj de la socialismo nian parton, por ke la amasoj komprenu, pri kio temas!
— pàgina 9 —
SENNACIULO 57
TRA ESPERANTIO
EL LA ADMINISTREJO
Ni informas nian membraron, ke la malnovaj kotizmarkoj k membrokartoj estas elĉerpitaj; post decembro 1929 ili do estos senvalidaj. Al malnovaj membroj, kiuj renovigas la kotizon por la jaro 1929, ni sendas alispecan kotizmarkon kun la stampo «aktiva» aŭ «pasiva». Al novaliĝantoj ni rekomendas pagi la kotizon por la jaro 1930.
Baldaŭ ni eldonos novajn membrokartojn kaj tuj sendos ilin al tiuj membroj, kiuj jam pagis sian kotizon por la jaro 1930. Estos du diversaj membrokartoj a) por aktivaj membroj, b) por pasivaj. — La membrokartoj aŭ pli bone dirite «membrolibretoj» por aktivaj membroj estas taŭgaj por dek jaroj. Sur unu paĝo estas dek etaj kvadratoj, sur kiun gluas la membro sian kotizmarkon. Krome sur aparta kvadrato estos gluata la marko de la aliĝkotizo. Same ĝi havos lokon por la foto de l’ membro. Ni ankaŭ aldonis resumon de nia Statuto. — Por pasivaj membroj ni eldonis simplan membrokarton, similan al la ĝis nun uzita. La sperto pruvis, ke pasivaj membroj plej ofte restas nur unu jaron ĉe SAT k poste forflugas aŭ … fariĝas aktivaj. Sed ankaŭ inter la nun «aktivaj» membroj estas granda parto, kiu ne meritas tiun kvalifikon kaj tiurilate ni ŝatus, se niaj varbantoj estonte pli atentus la signifon de la vorto «aktiva». Ekzemplo: antaŭ kelkaj semajnoj ni dissendis admonkartojn al pli ol du mil aktivaj membroj, kiuj ne jam repagis la kotizon por 1929 k ĝis nun nur 125 respondis al ni. Eĉ estas lokoj en Sovetio, kie 40 ĝis 60 samurbanoj ne renovigis ĝis nun la kotizon. El tio ni konkludas, ke oni simple varbis en unu aŭ kelkaj kursoj ĉiujn kursanojn kiel «aktivajn» membrojn, kiuj poste forlasis la kurson k tiel ankaŭ nian movadon. Estas preferinde varbi ilin unue kiel pasivajn membrojn.
Ni rekomendas al niaj Gek-doj ĉe la varbado de aktivaj membroj, samtempe varbi ilin kiel abonantojn, ĉar tiel la novvarbito tuj havas kontakton kun nia asocio kaj ĉiusemajne estas vizitata de nia «S-ulo», kiu multfoje fariĝas la plej bona amiko de nia nova K-do. Ja ni konas K-dojn, kiuj pli ŝatas «S-ulo»-n ol la manĝon!
Kelkajn vortojn al tiuj, kiuj korespondas kun K-doj en terorlandoj. Vi scias, ke ekzistas multaj landoj, kie la faŝistoj denuncis nian movadon, k pro tio niaj tieaj K-doj ne riskas aboni «S-ulo»-n rekte de nia Administracio. En tiu afero niaj K-doj en aliaj landoj multe povas helpi. Ekz. se iu havas korespondanton en iu ajn terorlando, li facile povas peri, mem sendante la gazeton al sia korespondanto, ĉar tiel li certe ricevas ĝin sen iu ajn malhelpo. K-doj, provu, lingvajn barojn ni ja ne havas k niaj mondrilatoj estas bonaj!
Pro la plialtiĝo de la preskostoj ni estas devigataj iom plialtigi niajn anonctarifojn. Dum multaj jaroj ni povis lasi la malnovajn tarifojn, sed nun ne plu eblas k ni decidis almenaŭ iom egaligi ĉi tiun buĝeton. 1. Por simpla trilinia korespondanonco en «S-ulo» ni fiksis la prezon je 0,80 mk. g., t. e. 1 svisa franko, por ĉiu plia linio 0,50 mk. g. pli. — Por grandaj anoncoj kun aŭ sen kadro ni fiksis po kv. cm. 0,20 mk. g. Ni donas ĉi tie ekzemplon, por ke la K-doj mem povu facile kalkuli la koston de iu anonco, ĉar iuj K-doj verkas grandajn anoncojn kun multe da teksto k por ili pagas ridindan sumeton. En ĉi tiu okazo ni ofte estas devigataj multon forstreki. Ekz. K-do M. en L. sendas al ni anoncteksto kun proksimume 200 literoj k deziras plaĉan aranĝon. Sekve la amplekso de la anonco fariĝas proks. 3 cm. alta k 6 cm. longa. Nun oni kalkulas: 3×6 estas 18 kv. cm., 18×20 faras 3,60 mk. g. Do vi devas pagi por tia anonco 3,60 mk. g. al la administrejo. — Estas rekomendinde, sendi la grandajn anoncojn rekte al la Redakcio en Paris k la monon al la administrejo. Tamen sur via letero al la redakcio citu la monsumon, kiun vi sendis al la administrejo, por ke la redaktoro povu fiksi la grandon de via anonco. Per tiu ĉi procedo la apero de via anonco ne estas prokrastata, ĉar grandajn anoncojn la adm. antaŭe devas sendi al la redaktoro.
Adm.
Ĉu plorinde, ĉu ridinde?
Antaŭ kelka tempo ni admonis niajn malnovajn abonintojn al «S-ulo». Interalie ni ankaŭ admonis K-don, kiu malmendis «S-ulo»-n, kaj ĉi tiu K-do «aktiva» n-o 12 780 respondis per poŝtkarto jene: «K-do administranto!» — Verŝajne vi jam estas forgesinta, ke mi kun la fino de monato junio malmendis «S-ulo»-n, kaj ĉar mi neniun kontakton kun esp-istoj havas, tio estus nur malinda elspezo. En nia grupo komence estis 12 personoj, 6 finlernis esp-on kaj neniu kuraĝas paroli. Por mi mem mi ne bezonas esp-on. Ĉiel mi dankas pro la sendita «S-ulo» n-o kaj petas, ne liveri ĝin al mi plu, ĉar aliel mi rifuzos akcepti ĝin. Sincere K-do L. Schnabel (12 780).
*
Tiu estas unu el multaj «aktivaj» membroj, kiuj havas tian komprenon pri nia afero. Ĉu komentinde? Certe ne.
Adm.
Korektoj. En n-o 263, pĝ. 33, 1-a kolono, lin. 25 de malsupre, legu «objektivemon» (anst. objektivismon). Pĝ. 32, 1-a kol., lin. 32 de malsupre, legu «uniformita» (anst. «mundura» — vorto ne-esp-a, nekomprenata de neslavoj).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ARGENTINO. Dum la lasta nacia kongreso de l’ argentina fervojistaro delegitaro reprezentanta trionon de l’ tuta fervojistaro prezentis proponon pri enkonduko de esp-o en lab. rondoj. Ĝi estis akceptata sen debato de la tuta delegitaro k redaktata jene: Peti al Arg. Lab. Konfederacio patronadi la instruadon de esp-o en al ĝi aliĝintaj lab. rondoj, konsiderante ĝin kiel internacian lingvon por ĉiuj argentinaj laboristoj. (La fervoj. organizo de Argentino entenas pli ol 100 mil anojn.) — AŬSTRIO. La estraro de ALLE faris du proponojn al la Socialdemokrata Lab. Partio en Aŭstrio, kiu kongresis 9./10. okt. en Vieno: 1. ke la Partio voĉdonu pri esp-o kiel interrilata lingvo inter soc. dem. partioj ĉiulandaj: tiu propono estis malaprobata de la kongreso; 2. ke la monata gazeto de ALLE «La Socialisto» estu rekonata kiel partia gazeto. Tiu propono estis akceptata. (2474.) — GERMANIO. Per granda afiŝo estis invitata la lab. loĝantaro de Rostock (Meklenburgo) ĉeesti paroladon kun provleciono publika laŭ rekta metodo farita la 9. okt. de K-do I. Flower (Londono). 16. 10. malfermo de kursoj por infanoj k plenkreskuloj. (Detaloj sekvos.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La movado en Sudameriko
En Buenos Aires (Argent.) malfermiĝis fine de julio 6 kursoj. La movado pli vigliĝas en Rosario. Precipe efika estas perkoresponda kurso, kiu varbas por nia afero novajn anojn en anguloj, kien ĝis nun esp-o ne penetris. La Koresponda kurso de l’ Urugvaja Esp. Asocio havas 134 lernantojn, inter ili 32 virinoj. Per la koresp. kurso el Argentino instruiĝis gvidanto por la movado en Gvatemalo (Centra Ameriko), kie esp-o enpenetras la skoltan movadon grandskale. En Kosta Riko, Ekvatoro, Bolivio estas komencoj de movado.
*
La 8-a Hispana Esp. Kongreso okazis fine de sept. en Oviedo. Oni koncentrigis siajn fortojn al la instrua faktoro. Plej menciinda estis internacia ekspozicio de laboraĵoj faritaj de geinfanoj en lernejoj (ricevitaj per esp-o). 14 landoj estis reprezentitaj de la lernejoj. Plej bonaj laboroj estis premiataj. La premiojn donacis la Instrua Ministerio.
*
En «Ilustrita Filmgazeto» (aldono al «Berliner Tageblatt»), tre legata en Germanio, aperis tre konvinke verkita artikolo por la uzado de esp-o ĉe parolfilmoj kiel sola solvo de la problemo.
— pàgina 10 —
58 SENNACIULO
[BILDO p.10 | 13,8,39,14] ornama desegnaĵo: malfermita libro kun plumo kaj inkujo
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
A. P. Andreev, Revolucio en la Lingvoscienco. Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo. Eldonis: Eldona fako kooperativa de SAT. Leipzig 1929. Volumo 9 de «Biblioteko de Sennaciulo» (Serio: Scienco). 67 pĝ. Form. 12×15 cm. Adm. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Prezo: 0,60 mk. g. (Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU.)
Ĉu vi vidis iam mezepokajn ilustrojn al Biblio? Mezepoka artisto naive opiniis ĉirkaŭantan lin vivon normala k la sama, kiu ĉirkaŭis bibliajn heroojn jarmilojn antaŭ lia epoko. Li nek komprenis, nek konis vivon k spiriton de antaŭaj jarcentoj k liaj verkoj spegulis nur socion, en kiu li vivis k kreadis. Saman impreson ni ekhavas profundiĝante en misterojn de filologio¹. Ĝi konsideris lingvojn kiel arojn da sonoj, kiujn necesas klasifiki, konstati ilian fonetikan, spacan k tempan interdependecon k metinte en diversetiketajn kestetojn, ordigi ĉion laŭ kategorioj de nuna, moderna logiko. Memkompreneble tiu metodo ne povis sufiĉi, kiam la scienco alpaŝis sian taskon, t. e. 1. klarigon de estiĝado de lingvo k 2. plej alta ŝtupo de scienca laboro — antaŭvidon, hipotezojn pri estonta lingvoevoluo. Konsiderante la lingvon formala, absoluta aperaĵo, sendependa de pensoj, kiujn ĝi esprimadis, sendependa de la socio, en kiu tiuj pensoj aperadis, filologio kreadis fantazian bildon de antaŭaj etapoj de lingvoevoluo, kreis tute fantazian pralingvon — memkompreneble — arian, ĉar ĝi ne sciis ligi en teorian, sisteman tutan lingvaron de la mondo. Ili kreis tiun bildon — simile al mezepoka artisto — tia, kia ĝi devus esti, se niaj antaŭuloj pensus per samaj kiel ni logikaj kategorioj, se ili vivus en sama socio. Kaj la samo okazis, kiam sciencistoj alpaŝis duan taskon: ili pentris bildon de estonta lingvoevoluo, kvazaŭ nunaj formoj de socio k nuna pensmaniero estus daŭrontaj eterne k senŝanĝe. Ŝajnas, ke ĝuste tial tiom malmultaj filologoj decide asociiĝis kun la internacilingva (precipe esp-a) movado. Zamenhof, ne sciencisto, sed homo de praktika vivo, per genia intuicio kreis verkon ne tiom filologie, kiom socie praviĝeblan, ne teorian sistemon, sed instrumenton de socia evoluo, esprimilon de ĝermetanta socio de l’ estonto. Tiuj malmultaj filologoj, kiuj penis trakti esp-on kiel materialon de filologio, parte forlasis ĝin, parte devis konfesi, ke ĝisnuna filologio ne sufiĉas por teoria pritrakto de internacilingva problemo. Jen kial multegaj aliaj lingvosistemoj, prilaboritaj «pli science» havis, havas k havos nenian signifon socian nek evolueblon. Ĝi ne estas nur kalumnio aŭ diplomata paŝo, ke unu el multegaj lingvofaristoj, E. de Wahl, kreinto de Occidental, volas kontraŭmeti sian sistemon kiel reprezentanton de okcidenteŭropa kulturo al esp-o, lingvo de barbaroj k bolŝevikoj. Se ni anstataŭigos vortojn «okcidenteŭropa kulturo» per «kulturo de nuna, kapitalista socio» k «barbarojn k bolŝevikojn» per «socio de l’ estonto», ni konkludos, ke sinjoro de Wahl pravas. Por kompreni filologian signifon de internacilingva problemo necesas forlasi ĝisnunan bazon, necesas «starigi la lingvosciencon de idealisma kapo sur materiajn piedojn», t. e. fari en sfero de filologio la samon, kion faris marksismo en sfero de filozofio k sociologio.
Unuajn breĉojn en ĝisnuna tradicia lingvistiko faris ne filologoj, sed sociologoj k filozofoj, kiuj ne povis nei akirojn de marksismo — precipe W. Jerusalem en sia belega k profunda biologia k sociologia teorio de ekkono. Antaŭ rezultoj de sociologiaj k psikologiaj esploroj (Durkheim, Freud k. a.) devis cedi de nedefendebla pozicio eĉ iuj filologoj, malgraŭvole konfesante bankroton de tradicia lingvistiko (A. Meillet, F. de Saussure), sed decida frapo povis eliri nur senpere el sfero de materialisma mondkoncepto.
Tiun decidan paŝon faris Nikolao J. Marr, membro de akademio de sciencoj de USSR. Scienculo k socia aganto, filologo k etnologo, arkeologo k historiisto de kulturo, li povis kuraĝi konsideri la lingvon ne kiel memstaran k absolutan aperaĵon, sed kiel unu el faktoroj de socia evoluo, ligis ĝin kun historio de homaro, faris el ĝi objekton de historia esploro, ne de abstrakta spekulacio k penetris samtempe en misterojn de pralingvo, esprimilo de primitiva socio k en misterojn de mondlingvo — esprimilo de socio de l’ estonto. Li ne nur agnoskas lingvon internacian, sed ankaŭ faris tion, en kio ne sukcesis aliaj scienculoj: teorie pruvi ties neceson, kiel de neevitebla etapo de historia evoluo de la tutmonda lingvaro.
K-do A. P. Andreev, fervora adepto de t. n. «jafetita teorio» de Marr starigis al si taskon resumi por SAT-anaro ĝiajn revoluciajn rezultojn. Nur rezultojn — mi ripetas — ĉar eĉ ĉe tiu limigo malgrandan amplekson de l’ libreto krevigas riĉega k ege kunpremita materialo. Pro tio k pro peno esprimi pensojn de Marr per liaj propraj vortoj, la fluo de penso ŝiriĝas kelkloke k naskiĝas iujn miskomprenojn. Ekz. konsideroj pri la manlingvo ŝajnas malprave supozigi en ĝi sistemon de konvenciaj gestsignoj, dum Marr komprenas per ĝi nur refleksan komunikadon de perceptaĵoj (pĝ. 21). Same malprave ni povus konkludi, ke Marr derivas lingvon el religia ceremoniaro (pĝ. 23). Gravega manko estas forlaso de psikologia evoluprocezo de prahomo en ties kunligo kun historio de lingvoformoj; tiu problemo estas nur pretere tuŝita (pĝ. 49). Ni esperu, ke en dua — certe baldaŭ necesiĝonta — plivastigita eldono de la skizo — ĝi kompletigos la tuton.
Ni esperu ankaŭ, ke revoluciigaj esploroj de kuraĝa scienculo ne haltos sur la jam atingita punkto, ke post pritrakto de lingvo kiel objekto de historia procezo ni estas ricevontaj verkon pri lingvo kiel aganta faktoro, socia evoluigilo. Ĉar — ni ripetu ankoraŭfoje — en tiu scienca revolucio nia SAT-movado ricevas firman, sciencan fundamenton.
Je fino ni faru kelkajn prilingvajn rimarkojn. Krom sufiĉe multaj preseraroj (pĝ. 15 Noabo anst. Noaho, pĝ. 23 lengvo anst. lingvo, pĝ. 62 noto — direke anst. direkto, pĝ. 4 problemaj anst. -oj, pĝ. 15 pli anst. pri, pĝ. 21 sifiĉe anst. sufiĉe, pĝ. 27 malsuperaju anst. malsuperajn, pĝ. 47 noto — pli anst. pri, pĝ. 53 kanceptaĵoj anst. kon…, pĝ. 64 patropreno anst. partopreno, pĝ. 67 lia anst. sia) ni trovis tute nekompreneblajn «fonemojn» (pĝ. 48). Eble ĝi estas ankaŭ preseraro anst. «fenomenoj»? Iom stranga ŝajnas uzo de kunmetitaĵo «elaperigi» anstataŭ pli simpla k pli bone esprimanta koncernajn pensojn «montri» (pĝ. 33) k «pruvi» (pĝ. 53). Konsilinde estus ankaŭ eviti nenecesan ripetadon de samaj prepozicioj; anstataŭ «li altiris al li la manon» (pĝ. 25) estus preferinda «eltiris» aŭ «ektiris». Fine — ankoraŭ unu ĉiam por esp-o dolora afero: pri transskribo de propraj nomoj. Se mi legas «Gegel» (pĝ. 4 — transskribo laŭ rusa ortografio, kiu ne posedante literon H esprimas ĝin per G), kvankam mi ne estas sen-
¹ La aŭtoro aludas tamen verkojn relative malnovajn. Tian komprenon pri la problemo oni ne trovas, ekzemple, en la verko de J. Vendryes Le Langage, verkita en 1914, publikigita en 1921 (Bibliothèque de Synthèse Historique) k en la verkoj de A. Meillet. — E. L.
[REKLAMO p.10] La Nova Epoko Oktobro 1929. Monata organo de SAT. Literatura serio. — Enhavo: J. Waŝniewski: En la brikejo. Originala rakonto. — H. Hesse: Nova Gento. Vers. (Orig.) — V. Sutkovoj: Raboto. (El la ciklo «Grinco de metalo».) Vers. (Orig.) — A. V. Lunaĉarskij: A. P. Ĉeĥov en niaj tagoj. (Pro la 25-jara datreveno de lia morto.) El la rusa trad. N. H. — N. V. Nekrasov: La nigraj kaj blankaj manoj. Kritika skizo pri la romanoj de H. J. Bulthuis. — Ernesto Drezen: Historio de la Mondolingvo. (Tri jarcentoj da serĉado.) El la rusa lingvo tradukis N. Hohlov. Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27 (Germ.) Prov-numero 0.35 mk. g.
— pàgina 11 —
SENNACIULO 59
rezerva adepto de fama filozofo Hegel, sed — je «Jüpitér» kaj «Jüvenél» — ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kompateman ĝemon de latinaj poetoj k dioj, kruele kripligataj de niaj francaj K-doj.
M. Arco.
D-ro Won Kenn, Ĥinujo kaj problemo de internacia lingvo. 60-paĝa ĉinlingva propaganda broŝuro, eldonita de la Ŝanĥaja Esp. Asocio. 1929. Kun portreto de Zamenhof.
Fernando, Gualtieri, Versos de Amor y de Combate (Versoj de Amo kaj Batalo). 220 pĝ. Form. 13×19 cm. Prezo: $ 1.50. Eld. La Palestria, Independencia 3537, Buenos Aires. Hispanlingva.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Leninec, Iv. Voznesensk, sept., Poeto proleta (vers.) (246); Plugilo k Martelo, Sergiev, 29. 9., Nacia festo en Hisp. (258); La Solidarité, Nice, 12. 10., fumado inter virinoj (253/254); La Flamme, St. Etienne, 5. 10., Lab. ĥoroj en Hung. (251), fumado inter virinoj (253/254).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Plugilo k Martelo, Sergiev, 17. 3.; Labor Woman, London, okt.; Travail, Lyon, 12. 10.; Signalen, Stokh., 10. 10.; Sunday Worker, London, 13. 10., 6. 10.; Volksstimme, Warnsdorf, 20. 9., 24. 9.; L’Effort, Lyon, 15. 9., 1. 10.; L’Eclaireur, Oyonnax, 15. 9.; Le Cri du Peuple, Clermont-F., 14. 9.; Le Populaire, Paris, 26. 9., 9. 9., 2. 10.; L’Emancipateur, Bourges, 29. 9.; La Lorraine, Nancy, 28. 9.; Le Travailleur, Limoges, 24. 8.; Arb.-Ztg., Frankfurt, 17. 9.; Volksstimme, Frankfurt, 17. 9.; Volksztg., Mainz, 17. 8., 21. 8., 29. 8.; Volksstimme, Chemnitz, 4. 9., 5. 9., 13. 9., 24. 9.; Kämpfer, Chemnitz, 4. 9., 13. 9., 23. 9.; Sächs. Volksbl., Zwickau, 5. 9., 12. 9.; Stadt- u. Landztg., Crimmitschau, 11. 9., 18. 9.; Muldenth. Nachrichten, Lunzenau, 3. 9.; Limbacher Tagebl., 21. 9.; Volksztg., Plauen, 7. 9.
PRI SAT-Kongreso raportis:
Arb.-Ztg., Frankfurt, 1. 9., 17. 9.; Volksstimme, Frankfurt, 16. 8.; Volksztg., Mainz, 13. 8., 2. 9.
Peresper. materialon enpresis:
Arb.-Ztg., Frankfurt, 1. 8., 9. 8., 16. 8., 29. 8.; Plugilo k Martelo, Sergiev, 23. 2., 1. 5., 9. 5., 16. 5., 25. 7.; Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 12. 10. Kämpfer, Chemnitz, 12. 10. (sal. el Vjatko, Sergiev, Narofominsk, N.-Novgorod, Sävedalen, Riga).
NIA POŜTO
F. L., Tampere. Vi ŝuldas al la adm. por sendita gaz.-pakaĵo 1 mk. g.
9682. — Ni uzos resume vian art. en «S-ulo», sed ne sendu plian pri la temo ĉi tien, evtl. al lit. red. de «LNE».
2 x (Sovetio). Ne, ni ne pagas honorarion al la kunlaborantoj de «S-ulo»; ni eĉ havas nun deficiton k devos eble plimalgrandigi la nombron de paĝoj, se la abonantaro ne kreskas.
13 049. — Vi faris vanan traduklaboron, ĉar la Kanto troviĝas jam en nia «Prol. Kantaro» (n-o 64), eĉ kun la muziknotoj.
13 002. — Ni ne forgesis vian manuskripton; ĝi estos en unu el la venontaj n-oj.
Palivoda. — Ĉar ni jam raportis pri tio en n-o 263, ni ne povas utiligi vian manuskripton.
15 195. — Ni uzos iom post iom en «L. L.» vian materialon. Spritajn anekdotojn ni ĉiam bonakceptas.
Red.
14 503. — Vian let. kun mono ni ricevis, sed estonte vi sendu purajn k ne difektajn monbiletojn.
6477. — Kie vi nun troviĝas, ĉu en Moskvo aŭ en Blagoveŝĉensk? Same sendu la tekston de via anonceto.
Adm.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do Franz Koller, Roseggerstr. 5/10, Amstetten, koresp. kĉl., PI, PM, kun honestaj filatelistoj, almenaŭ 60 pec.
K-do A. Marianka (14 958), Ringstr. 30/IV, Linz a. D., koresp. k interŝ. PK, PM, kĉl.
K-do Jakob Zmrzly, Furthof, koresp. pri ĉ. temoj kĉl., pref. pri politiko. Resp. garantiata.
K-do Theo Kovacic, Zentagasse. 10/16, Wien V, koresp. PI, PK, kĉl. Certe resp.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Jiri Proĥazka, Mimon, 385/I, serioze koresp. kĉl., interŝ. PM. Resp. garantiata.
— Kiu sendas al mi 50 div. PM de via lando k 50 PM de najbaraj landoj kontraŭ saman kvanton? Adr.: Josef Wuchterl, Holeischen, 127, ap. Plzen.
GERMANIO
K-do A. Rössler (tanisto), Kupferstr. 8, Esslingen a. N., dez. koresp. kun samprofesianoj en Sovetio, Francio, Danio pri gant- k peltledo.
Atentu! — Kiu dez. aĉeti kolekton de «S-ulo» sen «LL» de n-o 1 ĝis 262. — Skribu al: K-do Hermann Goth (1225), Waltersdorf n-o 250, ap. Zittau/Sa.
K-do Georg Döring, Sachsenstr. 31, Zittau/Sa., dez. koresp. kĉl., krom Sovetio. Resp. garantiata.
K-do Fritz Kade, Neue Bahnhofstr. 20, Berlin O 112, interŝ. PI, bfl., kĉl., precipe kun Azio k Hispanio.
K-do Paul Lachmund (21 j.), Beaumontstr. 42/I, Leipzig N 22, koresp. kĉl. pri kulturaj k sportaj temoj, L, PI, gaz., fotojn. Resp. garantiata.
K-do Rudo Ĉapek, Marktstr. 18, Lichtenstein-C., koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, L, PK.
K-do Kurt Mühlberg, Waldenburger Str. 10, Lichtenstein-C., koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
— 22 j. k-dino dez. interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata. Adr.: K-dino Helene Michel, Hainwalde/Sa. 35 (Zittau).
K-do Erich Droth (ĉizelisto), Schraderstr. 32/I, Penzig O./L., interŝ. L, PM, gaz. kĉl.
HISPANIO
K-do Francisco Garcia Mechan, str. Feducky, 1, Cádiz, interŝ. PI, kĉl.
[REKLAMO p.11] Lando de l’eterna malvarmo. Travivaĵoj kaj impresoj de la speciala korespondanto K-do Veseniev, pri la polusaj landoj. Kiu volas ricevi kelkajn artikolojn pri Sovetia Scienca Arktika Ekspedicio al arĥipelago nomata «Franc Josefo» — en septembro 1929, kaj utiligi ĝin en loka gazetaro —, tiu per ilustrajo sciigu min. — Arĥangelsk, Poŝtkesto 20, Erjuhin, USSR.
HUNGARIO
— 15 K-doj koresp. L, PK, PI pri jenaj temoj: sporto, turismo, futbalo, ŝako, filatelio, literaturo, sociologio, kontraŭmilita agitado. Inter ili estas gravuristo, ledlaboristo, lignaĵisto, oraĵisto, mekanikisto. Adr.: Vilhelmo Bleier, Boraros tér. 6, IV. 11., Budapest, IX.
— 26 j. elektromuntisto (fraŭlo) volas elmigri, prec. Francion. Kiu volas helpi lin skribu al: Emmeriko Grünhut, Dohery-str. 78-f, 3, Budapest.
K-do Juri Heffner, Magjar-str. 65, Cscepel, koresp. kĉl. Resp. garant.
JUGOSLAVIO
K-do Ivan Harvat, tiskara Freund, Vukovar, interŝ. PM per 100—250 specoj. Sendu rekomendite!
NEDERLANDO
K-do A. H. L. Beijne, v. Oldenbarneveldrstr. 89, Amsterdam (W), koresp. k interŝ. PM, prec. kun: Finnlando, Estonio, Jugoslavio, Norvegio, Polio, Portugalio, Rumanio, Saarlando, Turkio, Ĉinio, Japanio.
— Holanda esp-isto koresp. kun kelkaj francinoj k anglinoj. Resp. gar. Adr.: H. Bruinvelt, Noorder Amstellaan, 110, Amsterdam.
SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron
— pàgina 12 —
60 SENNACIULO
SOVETIO
K-do Petro Kapustin, Palevskij pr. 38/2, kv. 9, Leningrad-29, interŝ. PK, il. gaz., ĵurn. kun Anglio, Ameriko, Japanio, Alĝerio.
— Laborantoj de kino-fabriko koresp. kĉl. diversteme. Resp. garantiata. Adr.: Leningrad, kan. Griboedova, 90, «Belgoskino» al K-do Pisarev.
— 17 j. k-do koresp. kun gejunuloj ĉl. Nepre resp. Adr.: K-do N. K. Ĉursin, Telbesskij Cerabkoop., Kuzneck, Siberio.
K-do Ginzburg, Nijnij Syromjatnikov per. 11, Fabriko «Goslaborsnaljewje», Kruĵok Esperanto (dlja Ginzburga), Moskvo, koresp. pri div. temoj kĉl. K-doj, bone posedantaj siajn gepatran lingvon k esp-on.
— Gelaboristoj de fabriko «Goslaborsnabĵenije» koresp. kolektive kĉl. labistoj pri politikaj, ekonomiaj k div. interesaj temoj, pref. kun samprofesianoj. Adr.: Moskvo, Nijni Syromjatnikov per. 11, Fabriko «Goslaborsnabĵenije» (termometro-fabriko), Kruĵok Esperanto.
— 50 junaj esp. komencantoj koresp. kolektive k individue kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Moskvo, Bol. Pirogovskaja, 11-a, 6 ŝkola, HONO. Kruĵok Esperanto.
K-do A. Jurĉenko, Kommuna im. Dzerĵinskogo, Poŝtkesto, 309, Ĥarkov, koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, PK, gaz. Resp. garantiata.
K-do Rjazancev, M.-Baŝĉelak, Bijsk. okr., Siberio, vivas en montaro de Altajo k dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, interŝ. fotojn.
K-dino A. Paĥomova, Tverskaja Gliniŝĉeskij per. 3, kv. 94, Moskvo-9, dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj.
K-dino Elli Klavs, Sokolniĉeskaja, 10, kv. 15, Moskvo-14, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
— «Komjunularo de Petrovka, dez. konst. koresp. kun junularo el ĉl. Resp. garantias. K-do I. Carovski, Bazarni pr. 2/4, Petrovka-Kiev.
K-do Vengorcev, Kniĵni Sklad Centrosojuza, Marosejka 7/8, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
K-do Vs. Ivanov, Gorodskaja, 3, Odessa, dez. koresp. kun liberremuloj k padeluloj, L.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
K-do K. Borisov, Bratskaja, 10/44, Astraĥanj, dez. koresp. k interŝ. ĵurnalojn, fotojn. Sendas la saman el Sovetio.
K-do Aleksandro Liljer, Mytnaja, 23, kv. 492, Moskvo-26, dez. koresp. pri literaturaj temoj.
K-do K. I. Ivanov, ul. Svobodi per. 2, d. 1, Pereslavl-Zalesski, Vladimir. gub., dez. koresp. pri div. temoj kĉl.
K-do Timoteo Tarabrin, Klinskaja, 71, Stalingrad, dez. koresp. kun fotoamatoroj k akvosportuloj ĉl.
— Fotoamatoroj ĉl. sendu viajn fotojn k fotoĵurn. por konstanta ekspozicio k murgazeto al: Foto-Societo, Poŝtkesto, 1125, Odessa. — A. ĉ. sendaĵo ni resp. per intern. fotoj k ĵurn.
— Grupo de esp-istoj (junkom-istoj), dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PK, PI, ni nepre resp. Adr. Omsk, Siberio. Kruĵok Esperanto ĉe Promsojuz, K-do Gersimov.
— Tuta taĉmento de j. pioniroj lernas esp-on k elvokas ĉl. pionirojn k lernantojn por konkurado, interŝ. L, PK, PI, il. ĵurn., lernobjektojn por murgazeto k esp. angulo. Certe resp. Adr.: «Muztrudŝkola», Ostrovidova, 61, Odessa.
— Pionira taĉmento ĉe sindikato de art-laboruloj koresp. kun pioniraj organizoj k lernantoj pri infana vivo k sperto de organiza laboro. Adr.: Rostov-Don, ul. Engelsa, Sojuz Rabis’a dla pioner. otr.
K-do Salganik, Permskaja, 4, kv. 2, Leningrad, 22, koresp. kun filologoj-klasikistoj el ĉl. Resp. garantiata.
K-dino A. Osipova, Krjukov kan. 17, kv. 10, Leningrad, dez. seriozan koresp-adon pri sendiula movado ĉl.
— Instruistoj, K-doj Bril k Suŝko, Kirikovka, Ĥarkov. okr., Ukrainio, koresp. pri pedagogio k. a. temoj. Resp. garantiata.
PRI LA FIDINDO DE L’ PAGITAJ ANONCOJ LA RED. AKCEPTAS NENIAN GARANTION
— Mi dez. koresp. kun alilanduloj, precipe kuracistoj. Resp. garantiata. Berdjansk, Ukrainio, ul. Djumina, 26, al kuracisto I. Abramson.
K-do A. Ukolickij (19 j. laboristo), Karaĉijskij posolok, Brjansk, dez. koresp. k interŝ. gaz., ĵurn. Resp. gar.
K-do A. A. Belkin (19 j. laboristo), Petrovskaja gora raboĉaja ul. 17, Brjansk, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.
K-do I. Sinicin (23 j. laboristo), ul. Lenina, d. Gorsoveta, 1-j korpus 5-j pod-ezd kv. 35, Brjansk, deziras koresp. kĉl. Resp. garantiata.
SVEDIO
K-do Albin Andersson, Box 21, Skoghall, koresp. pri vegetarismo kĉl.
Por fianĉiĝi
36-jara fraŭlo Bossi Paolo, dipl. komisiisto (komerca agento), deziras serioze interŝanĝi leterojn kune kun fotografaĵoj, kun itala aŭ eksterlanda fraŭlino, por eventuala posta edziĝo.
Interesatoj estas petataj indiki sian aĝon kaj ankaŭ la tagon de sia naskiĝo. Mi naskiĝis 26. junio 1893. Kiuj ne naskiĝis inter 22. junio kaj 22. julio, bonvolu ne respondi al mia peto, ĉar laŭ mia astrologia pririgardo de l’ afero via karaktero ne harmonios kun mia. Samkaraktera fraŭlino, kiu plenumas supran kondiĉon, skribu al mi pri sia profesio estinta, estanta, estonta. Komerc-laboristino estas preferata.
Akurate, per fermita letero, mi certigas respondon kune kun mia fotografaĵo. Oni skribu al: Bossi Paolo, Corso San Martino 5, Abbiategrasso (Milana), Italio.
[REKLAMO p.12] Por ekspozicio, letervespero, raportoj, kiujn Omska esp-istaro aranĝas dum Okt.-festoj, la 7.—11., kun celo montri utilon de esp. por prol. klasaj celoj, sendu amase k senprokraste L, PK, gaz. k ĵurnalojn. Adr.: Krujok «Esperanto», Komklub, Omsk, Siberio. Ĉiuj nepre ricevos resp. rekompence!
[REKLAMO p.12] FOTOAMATOROJ, FILATELISTOJ, ATENTU! Mi deziras korespondi kĉl., L, esp-aĵoj. Adr.: K-do Otto Niemeyer (24 j.), Schützenhof, 2/II, Barmbeck, Hamburg-22, (Germ.) Respondo garant.!
K-do A. Vernikovskij (23 j. instruisto, sportulo, vegetarano, muzikisto, fotisto) dez. koresp. kĉl. k interŝanĝi per L, PK, PI, gaz., ĵurn. k fotoj kun gejunuloj, geinfanoj, blinduloj, verkistoj, muzikistoj, vegetaranoj, politikistoj, turistoj, sportuloj, danculoj, fotistoj, instruistoj — pri junulara movado, pri naturscienco, esp. movado, pri lab. vivo, pri moroj, pri muziko, literaturo, popola arto ĝenerale, pri dancoj, nudkulturo, sporto k turismo, pri vegetarismo, edukado. Ĉiuj nepre k rapide ricevos respondon. Adr.: 9-linija n-o 70, Omsk, Siberio (Sovetio).
[REKLAMO p.12] LETER- KAJ POŜTKART-VESPERON aranĝos Lab. Klubo Esp. en Malmö (100 Gek-doj), la 11. nov. 1929. — Skribu multnombre! Respondo garantiata. — Daŭra koresp-ado laŭ deziro. Adresu al «Malmö Arbetares Esp. Förening», Malmö (Svedio).
ENHAVO:
paĝo Je la memoro de Francisko Ferrer, granda sendogmulo . . . . . 49—50 Mia vizito al la Internacia Ekspozicio de Barcelono . . . . . 50—51 Kio estas la IWW? . . . . . . 51—52 Pensoj pri la problemo de l’ morto 52 El usona taglibro . . . . . . . 52—53 Tago el la vivo de juĝeja decidplenumisto . . . . . . . 52—53 El Sibirio . . . . . . . . . 53 Eĉ kontraŭ verojn . . . . . . 54 Diskutejo . . . . . . . . . 54 Sennaciula Liberpensula Paĝo . . 55—56 Esperanto-Servo . . . . . . . 56 Tra Esperantio . . . . . . . 57—59 Korespondado, Anoncoj . . . . 59—60
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 266, 7 de novembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 266 — APERAS SEMAJNE — 7. Novembro 1929
[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo de la kaplinio
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerhner
Koncentrigo kaj superkoncentrigo kapitalista
La vestaĵo ne faras la monaĥon, kaj la mono ne faras la kapitaliston. Servistino por ĉiuj laboroj, kiu dum sia tuta vivo da laboro kaj servado kolektis en sia ŝparlibreto kelkmil frankojn, ne estas kapitalisto. Fervoja oficisto, kiu per superhoma streĉa ŝparado amasigis, malprofite je sia sano, sumon por aĉeti unu aŭ du obligaciojn, ankaŭ ne povas esti konsiderata kiel kapitalisto.
Ne estas ankaŭ kapitalisto ĉiu posedanto de laboriloj. Mia amiko, la malgranda ŝuisto ĉe l’ angulo, kiu penegadas, per siaj instrumentoj, dek kvar horojn tage por akiri sian porcion, por si kaj sia familio, primokus min, se mi deklarus al li, ke li senscie estas kapitalisto. Li estas tiel malmulte kapitalisto, kiel la primitiva homo, kiu «posedas» kiel ununuran laborilon bastonon por faligi kelkajn fruktojn pendantajn sur la arboj aŭ hokŝnuron por fiŝkapti.
Por esti kapitalisto, laŭ Marks kaj… la realo, necesas la kvanto kaj la kvalito. Unue la kapitalisto devas posedi sufiĉe da mono por konstruigi fabrikojn, aĉeti maŝinojn kaj pagi laborforton — produktanton de l’ kapitalista profito — kiu farante neĝbulon, formas iom post iom la kapitalon (kapitalo konstanta = produktrimedoj; kapitalo varia = salajroj).
La kapitalista kvalito konsistas en tio: La kapitalisto devas povi disponi pri laborforto (de siaj laboristoj) sufiĉa por povi vivi kaj akumuli (amasigi) profitojn nur igante labori salajratajn laboristojn. Kapitalisto estas tiu, kiu vivas el nepagata laboro de aliaj, el la kapitalista profito, alidirite: la plusvaloro.
La akumulado de l’ kapitalista profito ne konas limojn. Ankaŭ ne la soifo je profito. La mono altiras monon. La mono aĉetas ĉion: homojn kaj objektojn honorojn kaj plezurojn. La akiro de l’ unua miliono prezentas iujn malfacilojn kaj elmetas la lernanton-kapitaliston al riskoj kaj, iafoje, eĉ al sindeteno. Sed kiam la unua miliono estas akirita, sufiĉa «laborforto» unuigita sub la sama gvidado, la kapitalo komencas sian triumfan marŝon direkte al la aliaj milionoj, forpuŝas de sia glora vojo la malgrandajn kaj mezajn kapitalistojn kaj fine ekposedas la bastonon… de kapitalista marŝalo. La kapitalista akumulado fariĝas koncentrigo.
Edvardo Bernŝtajn, la konata teoriulo, opinias, ke la afero ne estas tiel simpla. Li diris: La malgrandaj kapitalistoj kontraŭstaras. La malgrandaj butikistoj transvivas frunte al la grandaj magazenoj. En la larĝaj paperujoj de la Granda Banko, de la grandaj kompanioj, kaŝiĝas la malgrandaj ŝparuloj, la malgrandaj akciuloj. La malgrandaj riveretoj formas la grandajn riverojn kapitalistajn.
Sed Bernŝtajn forgesis unu detalon: la malgrandaj ŝparuloj ne disponas pri kapitaloj sufiĉaj por ordoni siavice la vivantan laborforton. Ili estas sub la arbitro de l’ grandaj rabobirdoj de l’ kapital-magnatoj. Tute ne estas la malgrandaj akciuloj, kiuj ordonas en la kapitalistaj societoj (kaj en la Socio mallonge dirite), sed la posedantoj de dikaj akci-pakaĵoj (privilegiaj akcioj, fondpartoj ktp.), kiuj aranĝas kaj malaranĝas la plimultojn (inkluzive tiujn de la parlamentoj).
Bernŝtajn forgesis plie alian aferon: la naciajn kaj internaciajn krizojn (militojn, ĝeneralstrikojn, superproduktadon ktp.), kiuj ĵetas en abismon, en ruiniĝon, en bankroton la mezajn klasojn (oni vidu la lastan mondmiliton!). Fakte en la landoj laŭdire plej demokrataj la kapitalista koncentrigo transpasis ĉiun imagon, kiel en Usono, la plej granda el la demokratioj. La granda usona respubliko estas regata de veraj trust-reĝoj, kies nomojn konas la mondo: Morgan, Rokfelr, Ford, Gould, Astor, Vanderbilt ktp. Tie la koncentrigo fariĝis superkoncentrigo. La dolaro transpasis la Atlantikan oceanon kaj instaliĝas en Eŭropo, en la tuta mondo. La mondo morganiĝas… sub la alta gvidado de l’ bankiero Morgan.
Iu artikolo 419 en la usona punkodo deklaras la koncentrigon kiel «armilon de akaparo»; Ŭilzn (Wilson) kaj aliaj plej altaj funkciuloj de la respubliko dekretis la militon al la reĝoj de l’ trustoj: ili estis dekomence venkitaj. La prezidantoj regas formale, sed la kapitalistoj direktas fakte — demokrate kaj… plutokrate.
Se restas ia dubo pri tio, ni paroligu «eminentan ekonomiston» burĝan, kiu okupas konfidencan postenon en la famekonata Ŝtalkomitato (nacia franca trusto, kiu dume interakordiĝis internacie kun parencaj entreprenegoj, precipe kun la germana Ŝtaltrusto), s-ro de Ruzie (Rousiers), aŭtoro de tre rimarkindaj dokumentoj pri la trustoj. Jen kion tiu ĉi kapitalista klerulo skribas:
«Kia ajn estu la lando, al kiu ni dediĉas nian observadon; kia ajn estu la naturo de l’ sindikatoj de produktantoj, kiujn ni tie renkontas; ĉie unu ĝenerala determinanta kaŭzo aperis al ni kiel ilia komuna origino. Estas la industria kaj komerca koncentrigo necesiĝinta per la moderna ekonomia evoluo, kiu devigas la industriistojn interalproksimiĝi unu al la alia, unuigi siajn klopodojn por adaptiĝi al la nivelo de l’ novaj cirkonstancoj.
«Eĉ tie, kie la industriistaj sindikatoj okazigas la plej grandajn misuzojn, tie, kie ili naskas la plej pravajn malfidojn; tie, kie la leĝo mem provas malhelpi ilian kreiĝon, en Usono, ni vidas ilian triumfan marŝon plenumiĝanta kun karaktero tieldire
— pàgina 2 —
62 — SENNACIULO
LA 12-a DATREVENO DE L’ OKTOBRA REVOLUCIO
La sovetia proletaro memoras hodiaŭ en solenaj kunvenoj kaj manifestacioj por la 12-a fojo la datrevenon de l’ Oktobra Revolucio, tiu epizodo, en kiu la laboristaj amasoj kun senkompara ardego kaj batalemo renversis post la cara trono la malfortan demokratan registaron provizoran kaj donis la tutan povon en la manojn de l’ bolŝevika partio gvidata de Lenin. Memoras kune kun ĝi tiun okazon en aliaj landoj ĉiuj, kiuj scias taksi la antaŭenmarŝon de l’ rusa laboristaro, ĝian disvolviĝon sekve de l’ 7-a de novembro 1917; ĉiuj, kiuj simpatias kun tiuj larĝaj amasoj en Sovetio, partoprenas kunsente iliajn zorgojn, iliajn esperojn; ĉiuj fine, kiuj salutas en la okazo de 1917 la komencan etapon por revolucia liberigo de l’ proletaro en ĉiuj de l’ kapitalismo regataj landoj.
Ni kontentigu nin antaŭmeti tiuokaze kelkajn elektitajn pecojn pri planoj kaj plenumoj de la nuna Sovetio, kiel ili estis sendataj al ni de diversaj tieaj K-doj. Red.
EKONOMIAJ ASPIROJ KAJ CELADOJ
Socialismo sen plano ne estas socialismo. Estas konfirmita Kvinjara Plano por tuta Sovetio. La libro, en kiu tiu plano estas antaŭmetita, pezas preskaŭ 16 kilogramojn. Detale en ĝi estas ellaborite, kiel ni devas ĝisatingi kaj postlasi kapitalistajn landojn. Laŭ tiu plano la Soveta Ŝtato devas eluzi dum 1929 ĝis 1933 65 miliardojn da oraj rubloj (rublo = ½ dolaro), el ili 23 mil. por terkulturo kaj 16 por industrio. Prezentu al vi 80 varajn vagonarojn, konsistantajn el po 41 vagonoj; en la vagono 16,5 milkilogr. da oraj brikoj: jen kio estas 65 miliardoj. Rikolto dum la kvinjaro devas elkreski je 35%: tio donos en tuta USSR ankoraŭ plion da 100 milionoj da centfuntoj da greno aŭ 25 mil novajn vagonarojn po 40 vagonoj. Por tio estas bezonataj novaj maŝinoj, maŝinfabrikoj, agronomistoj, teknikistoj kaj novaj milionoj da kleraj laboristoj kaj kamparanoj. Ĉio estas tre serioze kaj singardeme pristudita. En fino de 1933 ekzistos kvaroble pli granda ol la nuna kvanto da terkulturaj maŝinoj. Da kemiaj ternutroj oni produktas hodiaŭ nur 1 kilogr. po hektaro: en 1933 oni produktos 50 kilogr. Traktorojn ni havos novajn ĉiujare 60 mil; nun dum 8 jaroj kune kun aĉetitaj el eksterlando ni havas nur 32 mil. Kolektive terkulturas nun 1 miliono da homoj; en 1933 estos 21 milionoj, t. e. proporcie al la tuta loĝantaro de Sovetio — 16%.
Oni bezonos amasegon da metalo. Nu, laŭ la plano ni havos la trioblan kvanton da nigra metalo (10 milionojn da milkilogr.). La karb-akiro duobliĝos. Laŭ la plano estos konstruataj 42 elektrofort-stacioj (Dnepra, Sviri, Bobrikova…), ili ĉiuj donos kvinoblan kvanton da elektra energio. Transporton ankaŭ tuŝas la plano. Aperos ankoraŭ 20 mil kilometroj da relvojoj. En la tuta lando estos centmil-kilometra fervoja reto, sur kiu moviĝos 3500 novaj lokomotivoj kun 150 mil novaj vagonoj. Sed ĉie necesas homoj, kleraj homoj. Por
[BILDO p.2 | 34,25,65,44] Foto de la konstruata digo de Dneprostroj super la rivero Dnepr
Plano de l’ Dneprostroj (fort-provizejo sur rivero Dnepr — konstruata)
kultur-klerigaj celoj estas tiel fiksita sumo da 7827 milionoj da rubloj (po persono 15 rbl., kresko je 175%). Granda laboro staras antaŭ la instruistaro. Sole en Ivanovo-Voznesenska regiono ni bezonas 6456 novajn instruistojn, aldone al la dekmilo, kiun ni havas nun. 14 pedagogiaj teknikumoj liveros 2600, kaj estos malfermataj novaj institucioj.
Socialista konkurado komenciĝanta inter fabrikoj pruvas, ke la Kvinjara Plano estas modesta kaj nepre plenumebla, kiel ĉiuj registaraj entreprenoj de l’ lando. Estas skizita 15-jara ĝenerala plano, laŭ kiu la labortempo mallongiĝos je 3—4 horoj, similos agrablan sporton kaj la laboro estos same pagata. La instruistaro estos la pleje pagata laborularo, kiel produktantoj de l’ intelekto, kiel sci-transdonistoj. Jam en 1933 ilia salajro kreskos je 75%.
Stefan (3409).
LA DANĜERA SALUTO
- dec. 1928 en Litovio estis arestata K-do S. R. (12868) post denunco de «neŭtrala» espisto. La K-do ricevis 3 monatan punmalliberigon — pretekste: li sendis saluton al Sovetio por Oktobra festo. («S-ulo».)
Kial oni lin arestis? Ĉar li la «Oktobron» festis! Ne per brua gestprovoko, Nek per kontraŭŝtata moko… Lia kulp’ — salutletero — Krimo inda je karcero! — Sovetion adresita, Al estraro denuncita… Litovio — nom’ de l’ lando, Patriot’ la denuncanto, Patriot’ kun verda stelo, «Neŭtralul'» en plena belo. Nia kamarad’ puniĝis Per karcero trimonata. Ĉu li tiel kuraciĝis De l’ translimo-sento frata?
St.-B.
NOVA KOMUNIKILO: LA VOLGA-DON-KANALO
La Regna Projekt-Komisiono starigis antaŭ kelkaj jaroj unuavice la konstruadon de l’ Dnepra hidro-elektra stacio, de l’ Turkestan-Siberia fervojo kaj de kanalo kunligonta Volgon kun Don. Dum la du unuaj projektoj jam estas efektivigataj, la lasta ankoraŭ estas ekzamenata.
La Volga-Don akvovojo konsistos el rivero Volgo de Niĵni-Novgorod ĝis Astraĥanj (2246 km.), artefarita kanalo inter urbeto Krasnoarmejsk (sur Volgo) kaj vilaĝeto Kumovskoj (sur Don) = 100 km., rivero Don de Kumovskoj ĝis urbo Rostov (518 km.), profunda marhaveno de Rostov kaj la mar-kanalo Azov-Don (140 km.). Krom tio al tiu grandega nova akvovojo estas projektata aranĝi vicon da branĉaj alkondukantaj vojoj el la Supra Don, Norda Donec kaj el la flankriveroj de Volgo. La projektata kanalo kuŝos super nivelo de tiuj du riveroj kaj tial postulas konstruadon de 13 kluzoj: 9 flanke de Volgo kaj 4 flanke de Don. Funkciigo de ĉiuj kluzoj estos aŭtomatigita. La kanalo estos profunda 4½ metrojn kaj larĝa 61 metrojn. En kelkaj lokoj je la kanalo estos fosataj 5 lagoj regul-igontaj ĝian akvonivelon. Super la kanalo estos konstruataj 3 fervojaj pontoj. En 14 lokoj funkcios pramoj por transigi ŝarĝveturilojn kaj kaleŝojn. La akvo estos pumpata en la kanalon el Don je la alto de 40 m., por kio oni konstruos specialan pump-stacion potencan je 16 400 ĉevalpovoj (HP). Dum la unuaj jaroj de l’ kanal-ekspluato oni movos la ŝipojn per traktoroj (speco de aŭto); poste estos sur la bordo konstruata elektra fervojo, kies elveturiloj tiros la ŝipojn per kabloj. Ŝipoj povas pasi laŭ la tuta kanalo dum 2 tag-noktoj. En kontakt-punktoj de l’ kanalo kun Don kaj Volgo estos aranĝata river-havenoj. Ĉiujare la kanalon povos trairi ĝis 17,5 milionoj da milkilogramoj da varoj.
Dum la unua jaro ĝin trapasos ŝarĝoj je 7 milionoj da milkilogramoj, sed post 5 jaroj la ŝarĝ-torento atingos jam 10 milionojn. La vartransportado per la kanalo kostos multe pli malkare ol per fervojo. Ĉiujare la popolmastrumado ŝparos pro tio 42 milionojn da rubloj. La ĉefan ŝarĝ-grupon prezentos karbo transportota el la Dona karbregiono norden kaj al regionoj lokitaj laŭ Volgo. Gravan lokon en la ŝarĝ-cirkulado okupos greno, ligno, nafto, metaloj.
Kosto de ĉiuj projektitaj laboraĵoj je la kanalo estas fiksataj je ĉ. 193 milionoj da rubloj; el tiu sumo la kanalo mem partoprenos per 117 milionoj. La konstruado de l’ kanalo estas diktata de la
fatala. Vole nevole la fabrikoj estas devigataj submeti sin al la superregado de l’ trustoj aŭ malaperi.»
Kaj tio estas skribita antaŭ la lasta milito!
De tiu tempo la koncentrigo faris gigantajn paŝojn…
Laŭ Karlo Rapopor (Rappoport), kompiltrad. Ags.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 63
plej proksimaj perspektivoj en rekonstruado de l’ sovetia mastrumo, kaj ĝi akcelos industriigon de vastaj regionoj ligitaj kun Volgo kaj Don. En la jaroj 1929/30 estos asignataj kelkaj milionoj da rubloj por la prepar-laboroj kaj en la sekvonta jaro la konstru-laboroj estos plene disvolvataj.
T. Dajber.
LERNEJA LABORO
11 milionoj da geinfanoj lernas en unua- kaj dua-gradaj lernejoj. Pli ol du milionoj inter la gelernantoj estas infanoj de naciaj malplimultoj loĝantaj en Sovetio. Por ili ekzistas lernejoj en 64 gepatraj lingvoj. 1600 infanvartejoj, «ĝardenoj» kun centmiloj da infanoj de ĝislerneja aĝo. Nun en RSFSR funkcias 4000 infanplacetoj kun 200 mil infanoj, 2500 infandomoj kun egale 200 mil infanoj. La infanaro estas ekster la lernado priservata de l’ pionira kaj junkomunista organizoj. 35 mil «labfak»-anoj (anoj de laborista fakultato) kaj 50 mil gelernantoj en Ŝ. K. M. (Lernejo de kamparana junularo) kreas novan armeon el laborist-kamparana intelektularo. En superaj lernejoj studas 160 mil; duono da ili estas laboristoj kaj kamparanoj. La lando estas kovrita per retego da klerigoficejoj porplenaĝulaj. Pli ol 6 milionoj da personoj vizitas t. n. «punktojn» (staciojn) por likvido de l’ analfabeteco.
Lernejoj pere de l’ infanoj enkondukas en la familioj novajn vivmanieron, kutimojn, higienajn postulojn, batalas kontraŭ alkoholo kaj fumado, sukcese helpas batali kontraŭ malfaciloj en vilaĝo, agitas per montro de modela mastrumo, raportoj, ekspozicioj de profitdonaj kresko- kaj bredo-kulturoj. En 1913 la tuta elspezo por klerigo estis 276 milionoj da rbl. (ekzistis tiutempe luksaj lernejoj por sentaŭgularo): en 1926/27 la elspezoj sumiĝis je 396 milionoj (laŭ orrubloj). En 1914/15 kvanto da elementaj kaj mezaj profesiaj lernejoj estis 2800 kun 250 mil gelernantoj; en 1926/27 estis 5000 kun 600 mil gelernantoj.
Krome ankoraŭ 163 mil personoj lernas en 1458 profesiaj kursoj kaj 180 mil en mil teknikumoj. Da superaj lernejoj estis en 1914/15 — 91 kun 125 mil studentoj, en 1926/27 124 kun 160 mil studentoj. 47 mil «punktoj» da analfabet-likvido havas jare 1½ milionojn da vizitantoj. Funkcias 866 «ŜKM» (v. supre) kaj superaj kursoj por plenaĝuloj kun centmil gelernantoj. (3409)
[REKLAMO p.3] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO. Serio: Scienco. Aperis ĝia 9-a volumo: REVOLUCIO EN LA LINGVOSCIENCO. Jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr. Skizo de A. P. Andreev. 68 paĝoj. — Prezo: 0.60 mk. g. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio. Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
KIO ESTAS LA IWW?
MALKAŜEMA KLARIGO PRI ĜIAJ PRINCIPOJ, CELOJ KAJ METODOJ
(Fino. Vidu n-ojn 260/65)
La batalo kontraŭ mallumo
Ĉiam, de sia fondiĝo, la IWW portis ĉe la supro de l’ unua paĝo de sia oficiala organo la tri vortojn «edukado, organizado, liberiĝo». Ili diras la tutan historion. Antaŭ ol ni povas liberiĝi, ni devas unue eduki kaj organizi.
Se la popolo volas havi pacan transiron, ili devas konstrui lernejojn. Se ili volas havi katastrofon, ili devas fermi la lernejojn. Anstataŭ subigi senesperajn laboristojn per karceroj kaj maŝinpafiloj, helpu ilin per edukado, por ke ili povu solvi la socian problemon. Se la laboristoj ne havas bonan ĝeneralan edukon ĉe la komenco, granda parto de nia industria edukado falas sur dezertan grundon, aŭ ĝi devos esti tiel elementa, ke ĝi helpos malmulte por trakti pri grandegaj problemoj de la tago, problemoj ofte tro malsimpligaj por eĉ alte kulturita menso. Tamen, estas malgranda ŝanco por plibonigado en la edukaj faciligoj, se la edukistoj ne organiziĝos en unu grandan unuiĝon kaj antaŭenmetos ampleksegan programon de ĝenerala edukado, kun speciala akcento pri historio, praktika ekonomio kaj evoluo laŭ siaj diversaj aspektoj.
La IWW-anoj en la paso de la jaroj faris milojn da paroladoj kaj disdonis dekojn da milionoj da presaĵoj, libroj, broŝuroj, gazetoj, flugfolioj k. c. La plej granda parto el la edukaĵoj tiel disdonitaj havis ĝenerale sociologian karakteron. Ĝis nun la organizo ne povis specialigi multe por pli alta industria edukado, sed dum iom da tempo ni diskutis la starigon de daŭra «Oficejo por Industria Esplorado» aŭ «Eduka Oficejo», por specialigi en unu industrio post alia, por krei serion da Industriaj Unuiĝaj Manlibroj kaj aliajn presaĵojn kovrantaj la tutan industrian kampon. Tia serio da manlibroj, flugfolioj kaj broŝuroj donus al la laboristoj pli firman sintenadon kontraŭ la situacio, kiam ili kontraŭstaros la demandon pri transpreno de la industrio. Tiu ĉi plano eble estos realo baldaŭa. Finfine ni rekomendas al la leganto nian libroliston, kiu estas havebla senpage.
La IWW publikigas pli ol dekduon da semajnaj kaj monataj gazetoj kaj revuoj, kaj vi bonvolu interrilati kun nia Ĝenerala Sekretari-Kasisto por akiri la legaĵon de vi deziratan.
IX. La etika flanko de la IWW
La Antaŭparolo al la bazaj principoj de l’ IWW estas supraje konsiderate, ekonomia dokumento, sed se vi haltos kaj pensos, vi konstatos, ke ĝi estas esence dokumento de «espero, fido kaj bonfaro», espero por fina justeco, fido je homaro, kaj bonfaro unu al alia. «Difekto al unu estas difekto al ĉiuj», diras nia deklaracio de principoj, kaj tiu ĉi estas la nura ora regulo de laborklasa vidpunkto.
La magia povo de nia evangelio ne estas en la materia profito, kiun nia programo promesas. Miloj da viroj ne enirus la karcerojn nur por kelkaj dolaroj kaj cendoj. Laŭfakte nia Deklaracio de Principoj estas, aldone al tio, ke ĝi estas la trumpet-sonego de kapitalisma kondamno, ankaŭ unu el la plej povaj etikaj dokumentoj de la epoko. Jes, ĉe multaj la IWW estas religio. Ĝi efikis ĉe ili tion, kion nenia alia religio povus atingi. Ĝi estas «savinta» ilin, doninta pacon al aliaj mensoj kaj esperon por la estonto.
Kio tenas nin kune sub tia terure disiganta premado, ne estas nur la ekonomia neceso havi unuiĝon, sed ankaŭ la espero kaj inspiro deduktata el la principo de homa solidareco kaj tutmonda frateco, kiuj estas ĉe la bazo de niaj agoj. La homoj fariĝas lacaj spirite en la infero de l’ nuntempa socio. Ili serĉas ion pli bonan por la estonto, se ne por si mem, almenaŭ por la estontaj generacioj homaj. Ili serĉas liberiĝon aŭ «saviĝon», kiel ĝi estas komune nomata, el la makulita, malpura kaj degradiga vivado de l’ kapitalista socio. Ili sopiras pacon, purecon, justecon, amon kaj feliĉon, kaj sentas, ke ili trovis la ĝustan vojon per tio, ke ili aliĝis al la IWW.
La sentoj, la ideoj, la etikaj principoj, kiujn oni facile legas inter la linioj de la IWW-Antaŭparolo, tiel fariĝis la sentebla religio de la malriĉuloj, kiu portas ilin tra la plej grandaj suferoj kaj afliktoj kaj protektas ilin kontraŭ rompiĝo kaj perdo de l’ espero. Tiu ĉi religio helpas ilin provi vivi pure, faras ilin kuraĝaj kontraŭ la fortuloj kaj afablaj al la malfortuloj kaj sendefenduloj, pretaj ĵeti sian personecon en la fendon, kiam ajn la senespera batalo de la popolamasoj ekflamiĝas. Ĝi estas la afabla lumo, kiu kondukas ilin tra la vivo.
Unu granda baro al la dissemado de scio estas la diverseco de lingvoj en la mondo. Multe da tempo kaj laboro devas esti elspezataj, antaŭ ol la scio estiĝinta en unu nacio povas esti komunikata al alia. La amika rilatado inter diversaj landoj estas malhelpata, kaj tiu mallarĝa sento pri nura proksimeco, tiom kontraŭa al la feliĉo de l’ homaro, estas pligrandigata. Estas do proponita, ke unu ĝenerala lingvo, poste difinota, estu instruata al la infanoj en la komunumoj de ĉiuj landoj, kune kun ilia propra; tiel, dum unu generacio, post kiam la komunumoj estus iĝintaj ĝeneralaj, ĉi tiu lingvo povos esti alprenata en ĉiu parto de l’ mondo, kaj povos anstataŭi ĉiujn lingvojn.
Robert Oen (Owen) en «Cooperative System» (1830 j. proks.)
— pàgina 4 —
64 — SENNACIULO
VIVO DE ENMIGRINTOJ EN ARGENTINO
Ĉiutage grandegaj ŝipoj plenplenaj da enmigrantoj, kiuj celas al pli bona vivmaniero, alvenas en Buenos Aires. Usono pro konataj kaŭzoj obstine rifuzas enmigrantojn, kaj tiuj ĉi, laŭŝajne, elektis Argentinon kiel taŭgan landon por rekomenci novan vivadon.
Ĉu la afero ĉiam bone prosperas por enmigrintoj ĉe ni? Jen demando, kiun ni neniam kaj neniel scipovas trafe respondi, ĉar la alvenintoj troviĝas antaŭ kelkaj problemoj, kies solvoj ne estas facile videblaj.
Se ili estas hispanoj, lingvaj baroj forrestas, se italoj — pro parenceco de ilia lingvo kun la hispana, ankoraŭ tiu malhelpo ne tiel multe ilin ĝenas; sed por ĉiuj alilingvanoj tiu cirkonstanco certe malgrandigas iliajn ŝancojn trovi konvenan laboron kaj salajron kaj sukcese progresadi. Bon-kvalifikita laboristo, ne kapabla sin interkomprenigi, restas en tre malfavoraj kondiĉoj, rilate al enlandaj laboristoj.
Plej facila kaj trovebla laboro por fremduloj estas kampara, sed pro tio ke ĝi estas preskaŭ de ĉiuj farebla, ĝi estas plej malbone pagata, krome, kamparana vivo kaj laboro tute malsimilas la eŭropan, kaj suferado ofte akompanas enmigrintojn.
Unu okazintaĵo plej bone klarigas, kion mi diris, laŭ rakonto de la protagonistoj mem. En kelkaj Budapeŝtaj ĵurnaloj aperis sciigo, per kiu oni serĉis kamplaboristojn por Argentino. Ili devus laboradi en konstruado de fervoj-linio, kaj post tio laŭvole ili ricevos terpecojn laŭlonge la fer-linio. Ilia perlaboro estus 4.50 pesoj (peso = 0.40 dolaro) — labordaŭro 8 horoj.
Nacia Enmigranta Fako pretigis pasportojn kaj aprobis ĉion pritraktitan; la vojaĝantoj pagis por la vojaĝo 800 ĝis 1000 pengojn (135—160 dolarojn). Post sia alveno en Buenos Aires ili konstatis, ke nenia vaporlinia kompanio enspezas pli ol 90 dolarojn por sama vojaĝo.
En Budapeŝto oni adiaŭis ilin: la estro de la Elmigranta Fako, ŝtata sekretario d-ro Aldasi (Aldassy) kaj pastro, kiu ilin benante memorigis, ke ili baptu per hungaraj nomoj estonte starigotajn vilaĝojn, kaj konservu al la nova patrolando kaj ties regantoj filan amon.
Plej maldolĉa senreviĝo atendis ilin, kiam ili alvenis ĉe la loko, t. e. gubernio Formosa en la norda parto de la lando. Nenia loĝejo tie troviĝis, malpuran akvon ili ricevis (nur 4 litrojn tage, kio devis sufiĉi al ili por kuiri, trinki, lavi ktp.); la laboro estis eltranĉado kaj elradikigo de arboj, alportado de tero por konstrui fervojlinion. Sed oni ne pagis al ili salajron, sed laŭ pec-laboro; ili ricevis 0.45 pesojn po kuba metro da tero.
Plej forta homo malfacile kapablus laborakiri iom pli ol necesan monon por pagi siajn manĝaĵojn, pro tio ke submajstroj mezuris la plenumitan laboron tute kaprice, senhonte trompante ilin.
Insektoj kaj rampaĵoj malebligis ilian noktan ripozon; pro ĉio tio ili decidis reveturi al Buenos Aires. Tial ili disvendis ĉiajn propraĵojn, valizojn, razilojn ktp., ili ŝteliris vagonare, piede, sur ŝarĝvagonoj, ili almozpetis kaj suferis pro malsato, malvarmo kaj senfinaj humiligoj.
Certe ne ĉiam la sorto tiom malespere trafos enmigrintojn al Argentino (laŭdire tiu ĉi estas la plej bona lando en Sud-Ameriko por ili). Sed ĉiuj tamen devas pretigi sin al plej malagrablaj okazaĵoj, kaj sin prepari por tiu senegala batalado, kiu ofte tre kruele suferigas niajn fratojn.
A. Barrot, Buenos Aires.
★
SPERTOJ DUM LA MARISTA VIVO
Mi laboras sur angla ŝipo nomata «Maid of Corfu» kiel «messroom boy», t. e. servisto de l’ oficiroj. Kiel SAT-ano kaj esperantisto, post mia enŝipiĝo mi komencis fari propagandon por esperanto. Mi trovis inter la ŝipanoj du K-dojn, unu italon kaj unu sovetianon. Sed ili post la unuaj lecionoj ĉesigis la lernadon, dirante, ke ili havas nenian profiton el ĝi.
La italo hontis, ĉar la aliaj mokis lin. Tio pruvis al mi, ke li ne estas klaskonscia. Kiam poste mi konversaciis kun li pri politikaj aferoj, li opiniis, ke mi devas esti komunisto kaj ke mi ricevas monon por la agitado farata de mi inter la laboristoj. La rusa K-do estis preskaŭ samtipa, eĉ poste komencis moki min kaj donis al mi la nomon Esperanto, tiel ke de tiam ĉiuj nomis min same sur la ŝipo.
Tiu rusa K-do per sia konduto tute ne montris tion, ke li estas reprezentanto el la proletara patrio, kies celoj estas seriozaj kaj multsignifaj por la tutmonda proletaro. Lia nomo estas Olef Setkin el Vladivostoko. Eble ankaŭ en tiu urbo li estas konata el tiu ĉi malbona flanko. —
En Hamburgo
Mi faris du vojaĝojn per la sama ŝipo. La unua daŭris 3 monatojn, kaj 3 tagojn la dua. Ni estis en kelkaj landoj, el kiuj bedaŭrinde la Jarlibro ne entenas adresojn de lokaj K-doj. Dum la tuta vojaĝo
Tago el la vivo de juĝeja decid-plenumisto
Originala skizo de Jak. Galkin k V. Kurmanajev
(Fino. Vidu antaŭan n-on)
Ĉe la alia flanko de la pordo oni aŭdas la bruon kaj krietadon de la infanoj, poste paŝojn al la pordo, kiun oni fine malfermis. Nazen oni sentas la karakterizan odoron de brando, ŝimo kaj putraĵo.
De la lito leviĝis dormema kaj ĉifonita viro. Li longe spirblovis kaj frotis siajn okulojn, poste demandas la venintojn:
— Kion oni bezonas de mi?
— Ci ankoraŭ ne sufiĉe dormis, por esti sobra? — haltiginte la koleron demandis K-do Bardin.
— Sed povas esti, ke mi jam sufiĉe dormis por tio?
— Tiam kolektu la havaĵojn kaj liberigu la loĝejon pro decido de la juĝejo.
La laboristo dum kelkaj minutoj silentis rigardante la domadministranton kaj juĝdecid-plenumiston alterne, poste li ruktis kaj frapante la tablon per la pugno kriis:
— Kial kolekti la havaĵojn? Laŭ kia prerogativo? La diablo vin prenu!
— Ci alestis la juĝejon?
— Sed mi ternas vian juĝejon, eĉ kraĉas ĝian decidon! Ci komprenas? Kraĉas! Jen, ricevu — fi! — Kraĉinte kaj piedfrapante li daŭrigis:
— Min elloĝigi? Min? Mi do en ĉiuj frontoj dum la mondmilito alestis, ci do komprenas tion, fiŝa cia animo? Mi kun K-do Frunze…
— Elportu la havaĵon, domadministranto, — detenante mane la malkvietan laboriston, ordonis K-do Bardin. — Elportu, li do volu terni, kiom li volas, sur la strato!
Sed la tablo ne povis trairi la sojlon de la pordo kaj ĝin ope trarampis la infanetoj kaj ĥore ekploris. Malgrasa virino pendiĝis sur la brako de K-do Bardin.
— K-do, ne povas do ni foriri sur la straton kun la infanoj. Kien do alien ni foriru? Ne pereigu nin! Ne faru nin almozuloj!!
— Elportu la havaĵojn, domadministranto, — ankoraŭ unu fojon akcente diris la juĝeja decidplenumisto kaj sin turnante al la laboristo li diris:
— Ci vidas, ha?
La laboristo malafable silentas rigardante, kiel knarante je la sojlo de la pordo trarampas la tablo. Amasiĝante en la angulo de la ĉambro ploregas la infanoj, kaj kovrinte la vizaĝon per la manoj ploras la edzino; meze en la ĉambro kateto flaras senenhavan botelon de brando.
— Atendu, K-do, — per raŭka, kvazaŭ rompita voĉo li diras. — Kion do la edzino kaj infanoj faros?
— Ni trovos por ili la lokon, — enskribinte ion en la notlibro respondis K-do Bardin, — vi do povas daŭrigi la drinkadon!
Ekploretante, tordante siajn manojn parolas la virino.
— Jen, kien ci nin kondukis, oni forigas nin kiel lastan aĉan hundon, drinkulo, sentaŭgulo!… Ho, kien ni iru? Ni estos devigataj almozpeti, infanetoj miaj ĉarmaj…
— Patrineto, ne ploru! pendiĝante al la jupo de la patrino ekploradas la infanoj, — patrineto kara…
— Ho, tio ĉi estas la vivo, — krakante la dentojn elparolis la elloĝigato, — pereigis min mem kaj la familion an-
— pàgina 5 —
nur unu K-don mi povis trovi kaj viziti. tio estis en Hamburgo. Juna K-do, sed 100%-a kaj klaskonscia, kiu dum mia restado en Hamburgo konigis al mi multajn utilajn sciindaĵojn. Tiun K-don F. Köhnke mi rekomendas al ĉiuj esp. maristoj restontaj en Hamburgo.
Mi ĉeestis unu junkomunistan kunvenon, kie mi parolis pri la blankteroraj landoj. Mia parolo estis germanen tradukata de K-do K. Mi vizitis la «Internacian maristan klubon», kie mi trovis la plej viglan vivon kaj plej grandan ordon. Nur tion mi bedaŭris, ke pri esp-o nenian signon mi vidis tie.
En Bejrut
Antaŭ nelonge mi estis en Bejrut (Sirio — Franca kolonio), kie mi vidis preskaŭ nepriskribeblan vivon. La tielnomata «franca kulturo» — eble pro la longa distanco — en Sirio tute malaperis. La Bejruta haveno estas tre malpura kaj ne prizorgata. Entute ekzistas 2 kranoj, kaj ili estas neuzeblaj. La portadon de l’ ŝarĝoj el kaj al la ŝipoj oni aranĝas sur homaj dorsoj. La havenlaboristoj luktas konstante kun la plej granda mizero. Mi vidis ilin venantaj al la laboro matene je la 5-a; ili konas nenion pri higieno, ĉar malgraŭ ke ili vivas apud akvo, ilia korpo nur tre malofte ĝuas ĝin. Tiuj homoj en ĉifonoj kun malplena stomako laboras 12—14 horojn tage. La suno tie ne brilas, sed bruligas, kaj oni povas imagi la sorton de tiuj laboristoj. Ŝvitegante ili portas la sakojn, kestojn ktp. sur sia dorso, kaj se iu el ili kuraĝas paroli aŭ fumi ekstarante dum la labortempo, tuj estas tie apud li la pelisto kun bastono, kaj per kelkaj batoj sur la lacegan korpon li memorigas la viktimon pri la daŭrigo de l’ laboro.
La ĉefa manĝaĵo de la laboristoj dum mia restado en Bejrut (septembro) konsistis el pano kaj melono. Kaj ĉe tia nutrado estas vera miraklo, ke tiuj laborbestoj portas 100—150 kilogr. de l’ frua mateno ĝis la malfrua vespero sur siaj dorsoj.
La kinoj en Bejrut
Ĉar ne estas mia kutimo viziti la drinkejojn, mi prefere iras en kinojn, kiam ni estas en havenoj. Tion mi faris ankaŭ en Bejrut, kie la kinoteatro estas tute aliel konstruita ol en eŭropaj landoj. Estas unu speciala en la tuta urbo, la „Royal Cinema», kiun vizitas ĉefe nur eksterlandanoj, francoj, angloj, germanoj kaj la soldatoj de la «fremda legio». Ĝi estas moderne konstruita.
Sed la aliaj kinoj, vizitataj de araboj, estas tre aeraj, ĉar ne estas muroj, nur tegmento, kaj tio estas pli bona, ĉar la vetero ĉiam estas la sama. En la arabaj kinoj mankas orkestro, kiun ja anstataŭas la granda bruo de l’ araboj.
Arabaj knaboj kuradas inter la vicoj de seĝoj kaj kun laŭta kriado vendas bananojn, aliaj kun akva kruĉo farita el argilo kuradas tien kaj reen disdonante la akvon senpage, kiu rapide konsumiĝas pro la varmo.
Resonoj de l’ intergenta batalo
Ni ĝuste tiutempe estis en Bejrut, kiam la ribelo okazis en Jeruzalem, kaj ni ricevis interesajn komunikojn de la araboj. Laŭ ili la tuta respondeco apartenas al la angloj, kiuj komencis la tutan aferon. Ĝiaj sekvoj, kiel konate, estis la buĉado inter la araboj kaj judoj, unue ĉe la «Plor-muro» kaj poste tra la tuta urbo.
La eŭropaj ĵurnaloj certe multon skribis pri la afero okazinta en Jeruzalem kaj defendis emfaze la rajtojn de la angloj. Ĉi tiuj bone fortigis sin sur la Mediteranea maro; ili posedas tie fortan milit-ŝiparon, ĉe la insulo Malto, de kie tuj estis elsendataj la tri plej fortaj batalŝipoj al Palestino. Iliaj kanontubegoj direktiĝis al la muroj de la urbo Jeruzalem. Morto kaj pereo minacis la loĝantaron…
SAT-ano 1453.
★
LETERO EL DANIO
La «pundoma leĝo» funkcias en Danio
Iu kombisto estis kondamnata de la prof. unuiĝo je monpuno da 1500 kronoj danaj (ĉ. 400 dol.), ĉar li laboris ĉe bojkotita mastro. Li certe antaŭe eksiĝis el la prof. unuiĝo; sed troviĝas en ties leĝaro paragrafo, ke la membroj dum daŭro de 5 jaroj post la eksiĝo devas obei la ordonojn de la prof. unuiĝo dum konfliktoj. Kaj la prof. unuiĝo nun alvokis lin al la landjuĝistaro (suba) por pagi la 1500 kr.
La kombisto apogis sin sur leĝo de 27. marto 1929 pri protekto por profesia kaj labora libero, kies paragrafo diras: «Kolektivaj kontraktoj, kiuj en malprava maniero limigas la allason de individuo al okupo aŭ laboro, ne povas esti juĝataj antaŭ la tribunaloj.» La landjuĝistaro aprobis per sia juĝdecido la eldiron de l’ kombisto, ke la prof. unuiĝo neprave limigis lian rajton libere serĉi sian okupon, kaj ke la juĝo de la kolegoj ne havas rilaton al lia kazo. Apelacio certe okazos pri la afero al la supera juĝistaro.
La tasko de la cenzuro
Konata arta teatro en Kopenhago intencis prezenti teatraĵon de fama germana verkisto. En tiu ĉi teatraĵo «nia Sinjoro» prezentiĝas en ĝisgenuaj pantalonoj kaj kun pipeto en la buŝo. Tio estas malkonvena; tial la cenzuristo malpermesis la teatraĵon. Poste li en intervjuo i. a. diris, ke «tia teatraĵo estas permesata en Germanio nur dank’ al la alta arta nivelo en tiu lando!» Do, la tasko de la cenzuro estas teni la danan popolon sur la malalta arta nivelo, sur kiu ĝi troviĝas nuntempe.
(11 082)
kaŭ… Li ankoraŭ ion volis diri, sed lin interrompis K-do Bardin:
— Pro kio ci drinkas? — kaj subite turniĝinte, kuntirante la brovojn, li aliris al li.
— Kiel por ci ne estas hontige, rigardu do, kotaĵa cia vizaĝaĉo je cia eksteraĵo. Por tio ci vagadis ĉe la frontoj malsaton suferante, por fariĝi drinkulo? Kial do ci silentas?
La laboristo rigardas angulon de la ĉambro, kie kuŝas barikado el malplenigitaj boteloj kaj forrompita gorĝo de botelo kun la korko.
— Ci silentas, sed ci rigardu edzinon, rigardu infanojn, al kio ili similas? ili estas tute turmentitaj! He, laboristo — nelaboristo ci estas, al diablo, ĉu ci estas laboristo? — Ci estas blankgvardiano! jen kiu ci estas!
— Jes, vere, — kapklininte jesas la elloĝigato. Eĉ pli malbona mi fariĝis kaj, ekbatinte per la pugno la bruston, li ekkriis: — Mi ĉesos drinki, nepre ĉesos: ne per unu fojoj, tamen mi ĉesos, je dio!
— Ci ne juru, tio ne estas bezona!
— K-do — denove krakante la dentojn, ekkriis la laboristo, sed svinginte per la mano, li diris: — Faru, kiel ci volas!
Silentado. La fenestroj de la ĉambro estas samnivelaj kun la trotuaro de la strato, kaj oni vidas, kiel preteriradas ilin la piedoj de pasantoj kaj flugas la koto el sub iliaj piedoj kontraŭ la fenestroj. En la angulo sidas la infanoj kaj mallaŭte ploras la edzino.
— Lasu, la domadministranto! svinginte ien per la mano diras K-do Bardin. — Ni donu al li ian paglimon. Se li pagos la ŝuldon, lasu lin loĝi, — se ne, nu, ni havos la tempon por lin elloĝigi. Mi mem okaze, havante libertempon, vizitos lin, kaj turniĝante al la laboristo li diris: — Se ci daŭrigos drinki, ni perforte sendos cin en kuracejon.
La laboristo iom gajmieniĝis, li volis ion diri al K-do Bardin, sed malhelpis la tablo en la pordo. Li prenis kaj realportis ĝin en la angulon de la ĉambro.
Sur la ŝtuparo K-do Bardin diris al la domadministranto:
— Elloĝigi lin ni ĉiam sukcesos, sed vi provu starigi falintan homon sur la piedojn, tio estas pli malfacila. Sed necesas fari tion, ĉar…
Kaj la domadministranto scias, kial, kaj ili ne finparolinte disiĝas.
[REKLAMO p.5] Ĉiutagaj gazetoj sciigis al la mirigita mondo: «KANDID malpermesita en BOSTON (Usono) pro maldeca enhavo!» KANDID la ĉefverko de Volter eldoniĝis ĉe SAT en la esperanta traduko de E. Lanti kun ilustroj de R. Bartelmes. Ĉiaj legantoj — en ĉiuj kontinentoj, ankaŭ en Usono — eltrovos la veran motivon, kial la Fulleranoj opiniis oportune malpermesi ĉi tiun libron en sia ŝtato! 162 pĝ. — Formato: 13×19 cm. Prezo: 1.70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— pàgina 6 —
DIVERSAĴOJ
Internacia Jurista Konferenco
Kie la Organiza Komitato de supra konferenco, kiu okazos 8.—12. decembro ĉi-jare en Berlin, sciigas al ni, la iniciata komitato por tiu internacia konferenco konsistas el eminentaj progresemaj juristoj de l’ tuta mondo. Ĝi intencas kunlabori kun ĉiuj institucioj kaj organizoj, kiuj havas intereson pri la jurproblemoj kaj la pli kaj pli trudiĝanta reakcio en la juĝado kaj leĝdonado ĉiulanda. La konferenco aperigas Bultenon, kies unua n-o aperis plurlingve je 1. 9. 1929.
Pri la sovetia seninterrompa laborsemajno
K-do Semjonov, aŭtoro de l’ artikolo aperinta en n-o 263 pri tiu ĉi problemo, faras jenan kompletigon: Laŭ la decidoj de registaraj kaj profesi-unuiĝaj organoj oni devas enkonduki en ĉiuj fabrikoj, laborejoj kaj institucioj la 5-tagan laborsemajnon por ĉiu laboristo, t. e. 4 tagoj da laboro kaj 5-a tago da ripozo. Kiam mi verkis la artikolon, oni nur diskutadis kaj projektis pri tiu laborsemajno, sed nun preskaŭ ĉiuj fabrikoj kaj entreprenoj laboras seninterrompe kaj ĉiuj laboruloj laŭ la sistemo de 5-taga laborsemajno ĝuas ripozon post ĉiu 4-a tago.
Kiom da fruktoj estas manĝataj en Anglio?
Dum la lastaj du-tri jaroj, la fruktvendistoj kaj -kulturistoj faris tutlandan reklamadon por persvadi la anglojn manĝi pli da fruktoj. Oni publikigis jenan statistikon pri la fruktmanĝado en tiu lando:
Estas proverbo, kiu diras: «Pomo ĉiutaga forigas la kuraciston». Sed meznombre oni manĝis nur unu po tri tagoj. La anglaj pom-kulturistoj provizas ĉiujare 47 pecojn po kapo, kaj la ceteraj 73 estas pleje angla-koloniaj aŭ usonaj: 37 usonaj, 21 kanadaj, 10 aŭstraliaj, 5 francaj aŭ belgaj.
140 oranĝojn britoj manĝas ĉiujare, 2½ funtojn da piroj, 3 funtojn da prunoj, el kiomo 2½ fariĝas fruktaĵo. Francio kaj Belgio provizas Anglion per 1 funto da ĉerizoj po kapo. Da fragoj oni manĝas ĉi tie 2½ funtojn; la plej multo kreskis en la lando mem, sed lastjare la enlanda provizo malpliiĝis, ĉar la anglaj kulturistoj malemas riski spekuladon pri tiu ĉi dubŝanca frukto.
Mi riskas kritikon nomante tomaton frukto, ĉar estas dube, ĉu ĝi estas frukto aŭ legomo. Sed da ĝi ni manĝas po persono 9 funtojn. Nu, por montri, ke la anglianoj vere ne estas fruktomanĝemaj, mi menciu, ke la tuta ĉiutaga manĝokvanto da fruktoj estas nur ¼ funto.
L. B., Leeds.
EL KOMUNUMA VIVO EN SAKSIO
La 17-an de novembro okazos en Saksio novelektoj al la komunumaj konsilantaroj. Al la SAT-anoj, kiuj cetere ne hezitu sendi sukcesdezirojn al siaj saksaj korespondantoj, mi rakontu ion pri la nuna stato en la saksaj komunumoj.
De reformo al reakcio
En 1923 la tiama socialista registaro saksa voĉdonigis per la parlamento novan komunuman regularon enhavantan gravajn progresojn. Ĝi ĉefe celis doni aŭtonomion al la unuopaj komunumoj kaj akre limigi la potencon de la lokaj vilaĝ- aŭ urb-konsilistaroj, kiuj, elektitaj nedemokratie, plejmulte estas reakciaj. Per la nova regularo ilia tasko estis nur apliki la leĝojn kaj decidojn de la lokaj konsilantaroj elektitaj rekte de la loĝantaro. Tiuj ĉi reformoj preskaŭ senescepte estis nuligataj en 1925, kiam la saksa burĝaro triumfis sur la ministraj seĝoj. Forigita estis la aŭtonomio, restariĝis la ŝtataj kontrolo kaj aŭtoritato. Nun ĉiu loka leĝo, la komunuma buĝeto ne povas esti efektivigataj sen konsento de la konsilistaro. Distriktaj kaj landaj kontrolinstancoj akre observas la agadon de la komunumaj parlamentoj.
Nunaj taskoj kaj rajtoj de l’ konsilantaro, de l’ konsilistaro kaj de la komunumanoj
La komunuma konsilantaro rajtas decidi pri lokaj leĝoj, pri la buĝeto, pri ĉio, kio ne estas afero de aliaj estraroj. Krome ĝi elektas la konsilistaron, la prezidanton de la loka parlamento kaj kontrolas la agadon de la konsilistaro. Tiu lasta prizorgas la administradon, devas kundecidi pri lokaj leĝoj kaj povas plendi antaŭ administraci-juĝejoj okaze de malkonsentoj. Ankaŭ iniciatan rajton ĝi havas. La komunumanoj rajtas aranĝi plebiscitojn¹ por atingi akcepton de novaj lokaj leĝoj, malakcepton de decidoj voĉdonitaj de la komunuma parlamento kaj eĉ novelekton de la konsilantaro.
Interkomunumaj kooperativoj
Estas devigaj kooperativoj, kiuj i. a. helpas al malriĉaj komunumoj kaj libervolaj por komune provizi sin per gaso, elektra forto, profesiaj lernejoj, por fondi kaj administradi ŝparkasojn, asekurojn ktp.
¹ Ĝenerala voĉdono.
Mizero dentgrincas en la laboristaj komunumoj
Por plenumi siajn taskojn, la komunumoj bezonas multe da mono, sed nur unu imposton ili rajtas plene enspezi, tiun pri — hundoj. De ĉiuj aliaj ŝtate kolektitaj impostoj fluas nur partetoj en la lokajn kasojn, «gutoj sur varmegan ŝtonon» (laŭ germ. dirmaniero). Sekve multaj komunumoj, precipe tiuj kun laborista loĝantaro, ne povas plenumi plej gravajn bezonojn.
Kion laborista komunumo aranĝis en 1929
La urbo Kemnic (Chemnitz) suferas je sama manko; tamen en 1929 per socialist-komunista plimulto en konsilantaro ĝi ekkonstruigis grandan modernan naĝbanejon, 2900 novajn loĝejojn en propraj domoj, 2 lernejojn, ŝparkasan domegon, gimnazion, elspezis 8 milionojn da markoj kiel subvenciojn al malriĉuloj. En la lastaj jaroj oni enkondukis matenmanĝigon al la lernejaj infanoj, disdonadon de lerniloj senpage al la tuta lernantaro, senpagan enterigon de la mortintoj, oni transprenis kiel komunuman taskon la buĉadon de bestoj, la konstruadon de domoj, la transporton de rubo kaj sterko ktp. ktp.
Komunumoj — ĉeloj de socialismo
Febre la burĝaro militas por malhelpi kreiĝon de socialistaj plimultoj en la elektotaj konsilantaroj. La ekzemplo de l’ urbo Vieno ja montras al ili, ke komunumo facile povas fariĝi ĉelo de socialismo.
G. Nicŝe (3018).
[REKLAMO p.6] Klaskonscia SAT-ano ne portas nacian aŭ neŭtralan esperanto-insignon, sed NUR LA SAT-INSIGNON! Per tio, li ne nur propagandas por ESPERANTO sed ankaŭ por sia tutmonda organizo. Pingloj, butonoj, broĉoj — Diametro 16 mm. Prezo: 0,80 mk. g. Administracio de SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.
★
Multlingveco kaj Proletaro
Interesa opinio de Platono¹
«La komerco de sklavoj estas embarasa ĉiurilate. La pravigoj, kiujn oni alportas por ĝi, estas bonaj en unu senco kaj malbonaj en alia. Ĉar ili pruvas samtempe la utilon kaj la danĝeron havi sklavojn . . . Estas klare, ke la homo, kiu estas animalo malfacile regebla, konsentas nur kun senfina penego akcepti tiun ĉi distingon de liberulo kaj sklavo, de mastro kaj servisto enkondukitan de la neceso. Konsekvence, la sklavo estas tre embarasa posedaĵo. La sperto montris pli ol unu fojon, kaj la oftaj ribeloj de l’ Mesenianoj, la malbonojn, al kiuj estas submetitaj la ŝtatoj, kie troviĝas multaj sklavoj parolantaj la saman lingvon, kaj krome tio, kio okazas en Italio, kie vaguloj plenumas ĉiuspecajn rabaĝojn, tio ĉio pruvas ĝin nur tro. Se oni rigardas ĉiujn tiujn malordojn, ne estas mirige, ke oni estas malcerta pri la partio, kiun oni devas preni tiurilate. Mi vidas nur du rimedojn: la unua, ne havi sklavojn de unu sama nacio, sed kiom estas eble, tiajn, kiuj parolas inter si diversajn lingvojn, se oni volas, ke ili portu plej facile la ŝarĝon de l’ servuteco; la dua, — ilin bone trakti, ne nur por ili mem, sed ankoraŭ pli pro siaj propraj interesoj.«
¹ Antikva greka filozofo, kiu vivis en la 5. jarcento antaŭ Kristo.
— pàgina 7 —
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Rudolph-Herrmann-Str. 7, ptr. r. (Germ.)
Sporto kaj ĝia signifo por la internacia Proletaro
Parolado de K-do R. Kopiŝ (Koppisch) dum la 9. SAT-Kongreso
(Fino.)
Kiel la burĝaro uzas sian potencon kontraŭ la popolo mi montru per du ekzemploj: Unue — en Germanio aperas ĉ. 3800 ĵurnaloj, el ili nur proksimume 230 estas laboristaj ĵurnaloj — 190 socialdemokrataj kaj 40 komunistaj. Laŭ tio al deksep neŭtralaj, burĝaj gazetoj kontraŭstaras nur unu laborista gazeto. Krom tio la burĝaj gazetoj havas proporcie pli grandan legantaron. Tial certe nur inter proksimume 35 gazetabonantoj estas unu abonanto al laborista gazeto. 1600 el tiuj ĉi burĝaj gazetoj estas kontrolataj de la Hugenberg-«koncerno», la plej reakcia trusto de la ŝtalfabrikantoj. Due — tre multaj germanianoj interne ne plu rilatas iel al la Eklezio, ja eĉ multaj religianoj vidas en la Eklezio la plej fortan apogilon de la kapitalismo. Kaj tamen nur 2½ elcentoj eksiĝis el la Eklezio. Eĉ en la ruĝa Saksio nur estas eksiĝintaj 5½ elcentoj de la loĝantaro.
Kio estas montrita en tiuj du ekzemploj, ankaŭ estas fakto en preskaŭ ĉiuj rilatoj de la publika vivo. Ĉu tiam ankoraŭ estas mirige, ke la Proletaro ĝis nun estas tiel malprogresinta? Ni kiel laboristaj esperantistoj scias, ke ankaŭ la lingva ĥaoso intence servas al ĝiaj (kapitalismaj) celoj, pro kio ni certe ankaŭ ne pli frue venos al oficiala mondlingvo, antaŭ ol ni ne estos starigintaj la senklasan socion en la ĉefaj ŝtatoj.
Al ĝi (kapitalismo) ankaŭ servas pure laboristaj organizoj kiel rimedo por la celo. Ekzemple la plej diversaj kristanaj kaj «flavaj» sindikataj unuiĝoj. Same ĝi ankaŭ jungas ĉiuspecajn sociajn organizojn antaŭ sian ĉaron. Ĉar la kapitalismo de ĉiuj landoj multe pli klare konscias pri sia batalcelo, ol la laboristaro, kiu bedaŭrinde en multaj landoj ankoraŭ inklinas al tro forta oportunismo. Al la unua ĉiu rimedo estas sankta por atingi sian celon.
La estonto apartenas al tiu, kiu havas la junularon. La gejunuloj de hodiaŭ estos la geviroj de morgaŭ. Por ili ni konstruas la novan ŝtaton, por ili ni transformas la ekonomion, por ili ni maljunuloj konkeras pli bonajn vivkondiĉojn. Varbi la junularon por nia agado, enpenetrigi al ĝi neforigeble niajn idealojn, devas esti nia tasko. Nur la nova tempo ĝuste komprenis la gravon de tiu ĉi tasko. Tiel estiĝis vetkurado pro la junularo. Kiel la diablo persekutas kompatindajn animojn, tiel ĉiuj organizoj provas kapti la junularon. La freŝa sentemo de la junularo ankaŭ estas plej facile alirebla al ĉiuj influoj, se ili nur estas prezentataj en sugesta formo. La sukceso ne forrestas. Ankaŭ en tiu ĉi klopodado la kapitalismo multe superas la laboristaron.
En Germanio estas ĉ. 9 milionoj da gejunuloj inter 14—20-jaraj. El ili estas organizitaj 4½ milionoj en preskaŭ cent asocioj; sed el ili troviĝas maksimume nur duona miliono en laboristaj organizoj. La katolikaj asocioj nombras
[BILDO p.7 | 35,26,63,57] Foto: grupo de junuloj en sportvestoj, starantaj sur sablo, levas la brakojn por teni grandegan pilkon super siaj kapoj.
Puŝpilka ludo. — Nova sportludo tre amuziga por la ludantoj kaj rigardantoj.
850 000 gejunulojn, la evangeliaj (luteranaj ktp.) organizoj 650 000; proksimume 1½ milionoj troviĝas en la diversaj burĝaj sportasocioj. En aliaj landoj la stato estas ankoraŭ pli malbona — escepte en Aŭstrio kaj ankoraŭ pli en Sovetio. Tiuj ĉi faktoj sendube estas granda danĝero por la klaskonscie luktanta laboristaro. Diru al mi, kun kiu vi interrilatas, kaj mi diros al vi, kiu vi estas. En la granda plimulto el kulturlandoj la junularo troviĝas pli aŭ malpli senescepte en la manoj de la kapitalista klaso kaj ties lakeoj. Tute vera tio estas rilate al Italio kaj aliaj faŝiste regataj landoj. Pro tio eĉ ne necesas specialaj politikaj organizoj. Tielnomataj «neŭtralaj» sociaj organizoj estas multe pli efikaj, ĉar 1. la junuloj ne inklinas al politiko, kiel ankaŭ ne al iu alia cerbon streĉanta laboro. Por kompreni tion, oni devas disponi pri tre riĉa trezoro da praktikaj spertoj, kiujn gejunuloj kompreneble malhavas; 2. ĉar la junulo en nebridebla moviĝemo volas kaj devas fizike eluzi siajn fortojn. Ĉar nur ampleksa moviĝo — precipe en la evoluaj jaroj — ebligas al la homo prosperi fizike kaj spirite. Tio estas natura instinkto de ĉiu sana homido.
Pro tio la junularo ankaŭ ne estas katenebla per pure spirita materialo. Pro tio ankaŭ ne utilas kontraŭstaro decidega kontraŭ gimnasto, ludo kaj sporto. La movinstinkto de la junularo estas elementa kaj nehaltigebla.
Fortaj burĝaj sportorganizoj ekzistas en ĉiuj landoj (krom en Sovetio). Ili ĝenerale estas gvidataj reakcie, ĉar ili ja estas subtenataj de kapitalistoj kaj gvidataj de kapitalist-servantoj. Almenaŭ estas ilia celo, okupi la laboristan junularon tiom per sporto kaj ludo, ke al ĝi ne restas tempo pripensi sian mizeran situacion. Edukado al sportfrenezo kaj politika indiferenteco.
Al ili estas kontraŭmetataj laboristorganizoj socialiste bazitaj. La granda plimulto el la sportanta junularo estas politike indiferenta, eĉ en la laboristaj organizoj. Sed ĝi estas vakso en la manoj de kompetentaj kaj lertaj edukantoj. Junularo inklinas al batalo, al militista heroismo. Tiu ĉi inklino estas laŭforte akcelata en la burĝaj organizoj, en la laborista sporto ĝi estas intence kontraŭbatalata. Tiel tiuj servas al popol-interbuĉado, ni al la popol-interfratigo kaj al neskuebla paco. Tie minimume neado, se ne eĉ malkaŝa lukto kontraŭ celklara klaspolitiko de la laboristaro. Jen senindulga batalo kontraŭ la klaso kapitalista kaj laŭsistema depostulado laŭ niaj klasbatalaj celoj.
Bedaŭrinde ekzistas tuta vico da nacioj, kies laboristaro ne jam ekkonis la grandegan danĝeron de la t. n. «neŭtrala» burĝa sporto, kiu sintenas malkonsente al la emancipaj celadoj sur tiu ĉi kampo; kiuj ne jam komprenis, ke neŭtraleco tute ne ekzistas — en nenia rilato — ke plej klare neŭtraleco efektive estas indiferenteco. Al ili ankaŭ apartenas: Francio — malgraŭ ke tie la movado jam estas tre malnova, ĝi hodiaŭ kaŭze de la indiferenteco ankoraŭ estas tute sensignifa, ja eĉ regresas anstataŭ progresi — Anglio. Svedio, Norvegio kaj Danio, tiuj landoj kun tre fortaj laboristaj organizoj sur politika kaj ekonomia kampoj. Sed tiuj organizoj bedaŭrindege ankoraŭ havas la eraran opinion, ke la socia vivo devas esti netuŝata de la klasbatalo kaj ke malgraŭ plej akraj bataloj sur politika kaj sindikata kampoj ankoraŭ estas ebla harmonio inter la klasoj. Ili ne vidas aŭ ne volas vidi, ke niaj klaskontraŭuloj konscie aŭ nekonscie uzas la sociajn organizojn kiel rimedon al la celo, deteni la sportulojn ĉiuspecajn for de la klasbatalo kaj antaŭ ĉio konkeri la pli senteman animon de la junularo por siaj burĝkapitalistaj klasceloj.
«Neŭtraleco»: Neniu vorto jam estas aplikata pli sensence. Oni pensu nur pri la neŭtralaj gazetoj. Ekzemple: mi migras kun la junularo kiel gvidanto. Tiam mi instruas ilin dumvoje pri miaj
— pàgina 8 —
DISKUTEJO
Nia gazeto estu ĉiam klasbatala
En «S-ulo» lastatempe aperas anoncoj, ekzemple tiaj: «Bela K-do X. deziras korespondadi kun belulinoj. Eble mi edziĝos.» Mi forte protestas kontraŭ presado de tiaj anoncoj, ĉar nia gazeto estas klasbatala, sed neniam k neniam edziga.
En n-o 260 de «S-ulo» estis enpresita artikolo pri kunsido dum la 9-a de vegetaranoj. La grupo postulas por si «Paĝon». Mi opinias, ke por la SAT-anaro tia Paĝo tute ne necesas. Kio estas vegetarismo? Burĝaj pacifistoj k intelektuloj, por detiri atenton de l’ laboristoj de la klasbatalo, organizas ĉiaspecajn societaĉojn k en tia kvanto — vegetaranoj.
Kiam ĉe Sovetiaj limoj, laŭ postulo de l’ internacia kapitalistaro, jam tondras la kanonoj (Ĉinia-Orienta Fervojo!), jam oni manĝas laboristan sangon, — en «S-ulo» pri la afero oni ne eĉ unu vorton diris¹. Sed pri manĝado de brutaro… ho! ili estas kontraŭ tiu barbareco! For ĉiujn vegetaraĉojn! Protestu kontraŭ preparado de nova milito kontraŭ Sovetio!
SAT-ano 10 380 (Sovetio).
¹ La verkinto eraras, aperis jam 2 artikoloj pri la konflikto (vidu n-ojn 253/54, 262. Red.
La Flandra Movado
Kvankam mi avertis la legantaron de «S-ulo» per la komenco de mia artikolo samtitola (n-oj 253/254) pri la certa malakordo inter mia opinio k tiu de aliaj K-doj (eĉ se mi estus dirinta la malon!), mi ne supozis, ke tiel diskutiga respondo alvenus (vidu en n-o 262), kiel tiu subskribita de K-do 13 066.
Kutimo mia ne estas lasi sen fino diskuton vanan. Mi akcentas la vorton «vana», ĉar mi spertas, ke ĝenerale en lingvaj aferoj la diskutantoj estas partiecaj k malakceptemaj. Sed pro la akra tono de la respondo, pro la malindeco de la vortoj uzitaj de la verkinto, samasociano, samcelano, mi absolute devas revoki tiun K-don al iom pli da korekteco. Ĉu tiu aserto «pro ĝia nacieca tendenco k faŝista inspiro»¹ estas direktenda al la verkinto de l’ artikolo aperinta en n-oj 253/254, al K-do, kiu depost sep jaroj batalas por la bono de nia Asocio? Per via multcifera membro-n-o vi klarigas al mi, K-do 13 066, ke vi ne havis okazon rimarki mian ĝisnunan agadon. Estu do pardonita, sed venonte parolu pli saĝe k ne misuzu la kvalifikon «faŝista»!
Ankaŭ, kiam oni respondas al artikolo, oni prilaboru iom pli sian skribaĵon. Simpla ekzemplo: «En la Limburgaj k ceteraj karbminejoj (vi diras), ĉu pli flandroj aŭ fremdlandanoj? Fremdlandanoj. Ĉar ju malpli ili parolas, des pli la kap. sistemo povas ekspluati ilin…»
Mia konkludo (la esenco de mia unua artikolo): Ĉar preskaŭ ĉiuj mastroj, kapitalistoj estas franclingvanoj, ĉu la flandroj ne sammaniere suferas kiel la fremdlandanoj? (La mastroj tre ŝatas la lingvan malakordon inter la laboristaro.)
Por fini, mi bedaŭras tre sincere, ke K-do 13 066 pritraktis la aferon je la politika vidpunkto (elekto en Antverpeno) k nenion diris pri la ekonomiaj kaŭzoj estigantaj la nuntempan situacion en Flandrio. Se K-do 13 066 ekscius, ke ĉiuj konfliktoj havas sian devenon en la ekonomio, pli bone li kapablus kompreni la pritraktatan problemon.
L. Bergiers (630).
¹ Ĉu ankaŭ faŝisma estis mia artikolo «La Milito venas»?
ekkonoj kaj pri la sociaj cirkonstancoj laŭ mia propra koncepto kaj mondrigardo, kiuj estas tiaj de sperta klasbatalanto kaj liberpensulo. La ortodoksulo, la konservativulo, la monarĥisto ktp. faras tute aliajn konkludojn, peras tute aliajn instruojn al la junularo.
Tial sporto ĉiuspeca estas rimedo al la celo eduki celklarajn klasbatalantojn. Sporto ne deturnu, sed konduku al severaj vivdemandoj. Tial estas la plej alta devo de la Proletaro: teni la edukadon de sia junularo mem en la mano. Sur ĉiuj kampoj. Tial ankaŭ la laboristaj sportorganizoj ĉiuspecaj estas tiom gravaj por la tuta laborista movado. Ili estas la neelĉerpebla renoviga fonto por la partioj kaj sindikatoj. Tial la laboristaj partioj kaj sindikatoj devas esti firme ligataj kun la laboristaj sportuloj kaj devas kontraŭbatali kun ni plendecide la burĝan sportmovadon kiel danĝeran vojpreparanton al la kapitalista reĝimo. Ni havas en Germanio ĉ. 5 milionojn da burĝaj sportuloj — fidindaj nombroj ne estas konstateblaj pro la fanfaronemo de tiuj organizoj — kaj aliflanke nur 1 500 000 da laboristaj sportuloj. Nur en Aŭstrio la proporcio estas pli bona; tie la laborista sporto certe estas pli forta ol la burĝa. Ankaŭ en Ĉeĥoslovakio, en Finnlando kaj Svisio la laborista sporto havas pli grandan signifon. En Sovetio nur ekzistas laborista sporto, ĉar burĝa sporto ne estas tolerata. Sed en la aliaj ŝtatoj la stato ankoraŭ estas malbonega, kvankam en Belgio kaj Nederlando la afero progresas.
Ni dankeme konfirmas la grandan helpon, kiun faris al ni esperanto kaj la devokonsciaj esp. korespondantoj. Fidelon kontraŭ fidelo. Ni laŭforte klopodas pri la disvastigo de esperanto. Subteni nin reciproke estas necesa en la komuna intereso. Kaj tial ni petas niajn Gek-dojn, zorgi en ĉiuj landoj pri plejebla disvastigo de la laborista sporto en la intereso de la ĝenerala lab. movado. Antaŭen kaj supren povas konduki la Proletaron nur la unueco de la tuta Laboristaro. Kiuj jam rigardis la Asocian domon de la Laborista Ciklista Asocio en Offenbaĥ, kiuj konas la 200 Naturamikajn domojn de la laboristaj Naturamikoj en Germanio, kiuj rigardis nian Asocian lernejon kaj nian Asocian domon en la Fiĥtestrato (Leipzig), kiuj travivis en Leipzig dum 1922, en Frankfurt dum 1925 kaj en Nürnberg antaŭ 10 tagoj¹ la grandegajn sportfestojn de la centmil sportuloj, tiuj devas rekoni la grandan signifon de la laborista sportmovado. Kaj la laborista sporto estas bonega rimedo, eduki klasbatalantojn sanajn je korpo kaj spirito.
Veki la ekkonon, ke sporto estas pli ol nura ludado kaj vana tempopasigo, ke ĝi estas kuracilo por la Proletaro kaj samtempe eminenta klasbatala rimedo, estas la celo de mia konciza traktaĵo. Ĝojigus min, se mi sukcesis atingi tion kaj, parte, firmigi tiun komprenon. Multe pli kompreneble tio estus dirinda, sed tempo kaj loko malpermesas tion. Mi esperas tamen, ke mi kreis iom da klareco pri valoro kaj signifo de la laborista sporto kaj per tio atingis ankaŭ bonvoleman akcelon al nia afero de ĉiuj ĉeestantaj Gek-doj. Ĝi estas necesa en la granda plimulto el la landoj. En tiu ĉi senco mi finas miajn parolojn per frazo el malnova socialista kanto: «De l’ mondo feliĉo, de l’ suno belo, de l’ spirito lumo kaj la potenco de l’ scio, al ĉiuj popoloj ĝi estu perata, jen la celo de ni intencata!»
¹ Julio 1929.
[REKLAMO p.8] La Forto de kiu ajn socia movado dependas nepre de la eldonkvanto de ĝiaj presorganoj. Konsekvence, se vi deziras la forton de SAT, abonu kaj abonigu SENNACIULO-n
Uzu la vintron!
Aŭtuniĝas, malvarmiĝas senteble la aero! Homoj multaj fermas por longa tempo fenestrojn. Se iu tro longe ne fermas la pordon, ĉagrene vi estas alvokata: Fermu, malvarme estas! — Oni kutimas al tiu vivado, ne plu sentas malpuran, malsanigan aeron en la loĝejoj. Post deviga laboro oni nur dediĉas sian tempon al bone fermita hejtita ĉambro. Kartludado, roman- aŭ gazetlegado estas en vintro la ĉiamaj tempopasigiloj. Matenfrue, ellitiĝinte, rigardante el la fenestro, vidante neĝon en interno, amasiĝas malkontento kaj ĉagreno pri neĝo kaj malvarmego. Tiel pensantaj ne nur maljunaj, sed ankaŭ junaj homoj ekzistas. La malvarmo rigidigas iliajn korpojn, malsanoj, nazkataro senĉesa ktp. estas sekve de troa dorlotado ĉiamaj vintrogastoj. Kiu ankoraŭ ne tute malkuraĝis, sentante malvarmon… uzu ankaŭ la vintron! Fariĝu libera homo dum ĉiu sezono.
Ankaŭ en vintro ekzistas sportoj, per kiuj oni povas sin varmigi. Glaci-glitado, skiado, migrado per neĝ-ŝuoj sur montoj ktp…. Dum tiu ŝajna ludado la korpo hardiĝas. Neniu sportulo estas malkontenta kaj ĉagrena vidante neĝon kaj sentante malvarmegon. Kaj krome unu horo en libero sur blanka vintra vestaĵo de l’ tero estas samvalora kiel resti dum somero en polva aero tri horojn. Tiel ŝajne ludante kutimiĝas la homa korpo al vintro. Tial uzu la vintron!
SAT-ano 7658.
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 69
[BILDO p.9 | 5,7,89,13] Ornama kapstrio de la rubriko: ĉe ambaŭ flankoj de la titolo kuŝas desegnitaj figuroj, kiuj legas gazetojn kaj leterojn.
Esperanto-Servo
N-o 6 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 7. Novembro 1929
EL SOVETIO
Oni transiras al seninterrompa semajno
(Esperanto-Servo.) Sovetio havas multajn riĉaĵojn. Sed pro diversaj kaŭzoj ili ne estas eluzitaj. Unu el ĉi kaŭzoj estas, ke de la 365 tagoj de l’ jaro estas 52 dimanĉoj, 13 festotagoj (el ili 8 religiaj); krom tio antaŭ ĉiu festotago k dimanĉo la laboro finiĝas pli frue je 2 horoj, kio egalas al 112 laborhoroj aŭ 14 labortagoj. Aldonu ankoraŭ 14—28 tagojn pro dumsomera ripoztempo. Do dum unu jaro la fabrikoj nefunkcias preskaŭ cent tagojn. Se eĉ nur parto de la soveta industrio transiras al seninterrompa semajno, ĝi (la lando) dum unu jaro havos gajnon de 700—800 milionojn da rubloj. Krom tio oni ŝparos milionojn da rubloj, ĝis nun elspezitaj por fajrotenado dum festotagoj, dimanĉoj ktp. Se la seninterrompa semajno estos efektivigita, estos bezonataj pli multo je laboristaj fortoj de 20—50%. La semajno estos sestaga. La laboristo laboros dum 5 tagoj k la sesan tagon li ripozos (krome ricevos 12 tagojn por somerripozo); aŭ dum 4 tagoj k la kvinan tagon li ripozos (sen somera ripoztempo)… Kvin revoluciaj festotagoj restos. — La salajro ne malgrandiĝas. Kelkaj entreprenoj jam laboras laŭ tiu projekto.
V. Fuchs, Volsk.
Amerika tempmezuro en Sovetio
(Esperanto-Servo.) En Ameriko, dank’ al bona tekniko, elektrostacioj estas konstrueblaj dum 10—11 monatoj. En Sovetio ne ekzistas tiel bona tekniko, k grandajn elektrostaciojn oni konstruas dum 3—4 jaroj. Sed tiel estis nur ĝis nun.
En oktobro nunjare komencas ekfunkcii granda elektrostacio por 21 600 kilovatoj dekomence k poste ĝis 40- ĝis 50 000 kilovatoj. La elektrostacio troviĝas en urbo Sartana, ĉe granda metalfabriko je nomo de Iliĉ. Oni komencis konstrui ĝin en oktobro 1928 k finas en oktobro 1929. Dum 15 diversaj konferencoj K-do Rikov deziresprimis, ke oni sukcesu konstrui elektrostaciojn dum 2 jaroj; sed li ne pensis eĉ pri tio, ke ni jam kapablas konstrui tian stacion en unu jaro.
La konstruado de koncerna elektrostacio estis necesa, ĉar en la urbo Sartana estas du grandaj fabrikoj, kiuj havas siajn proprajn elektrostaciojn; sed tiuj stacioj nun ankaŭ ne plu sufiĉas por priservi ambaŭ fabrikojn, k krome estas konstruata grandega fabriko, kiu ekfunkcios en aprilo 1930.
La elektrostacio, krom la 3 fabrikoj, ankaŭ servos por lumado k ankaŭ por la najbara granda urbo Mariupolo kun ĝia granda haveno. En unua tempo la stacio laboros per nafto, poste per gasoj de fandfornegoj. La projektoj estas de sovetiaj konstruistoj, la teknika gvidado de la konstruo estas en manoj de germanaj k ĉeĥoslovakaj inĝenieroj. La maŝinoj estas importitaj el Svedio k Germanio.
Kompare rapidecon de la amerika konstruado kun la sovetia (en Sartana) ni konstatas, ke ni konstruas ne malbone. Unu, preskaŭ simila al la nia, elektrostacio en urbo Los Angelos por 35 000 kilovatoj estis konstruata dum 10½ monatoj, alia en urbo Boston daŭris 307 tagojn. Tio ĉi montras, ke nia tekniko kreskas, ke ni fortiĝas, ke la kvinjaran planon ni efektivigos, ke nia lando baldaŭ fariĝos unu el la plej teknikaj, plej kulturaj landoj.
G. Bondarevski; Sartana.
Batalo kontraŭ senlaboreco en Tver
(Esperanto-Servo.) La laborfako de urbo Tver en la nova mastrumjaro taksas por komunumaj laboroj elspezon de 406 000 rubloj. En la pasinta jaro estis elspezitaj 319 000 rubloj. Por disvolvigo de la reto de senlaborulaj laborkolektivoj en pasinta jaro estis elspezitaj 95 000 rubloj k en nuna jaro oni elspezos 125 000 rubloj.
Filippova, Tver.
Konstruo de kinoaparatoj por sonigaj filmoj
(Esperanto-Servo.) La ŝtata optika fabriko en Leningrad ellaboris kiel specimenojn 10 kinoaparatojn por parolfilmoj, laŭ sistemo de inĝeniero Ŝorin. Dum la jaro 1929/30 tiu ĉi fabriko produktos ĉirkaŭ 250 tiajn kinoaparatojn. Venontan jaron en Sovetio estos produktataj tiaj aparatoj en valoro de pli ol 100 000 000 rubloj. Jam oni montras en Sovetio parolfilmon «virinaĉoj el Kazan» k nuntempe la rusa filmproduktejo «Sovkino» specialigis kelkajn reĝisorojn, kiuj perfektigas sin por produktado de parolfilmo «Pjatiletka» (kvinjara plano de laboro).
Fedorowsky, Kasatin-Bahnhof.
EL HUNGARIO
Dokumentoj el faŝisma Hungario
(Esperanto-Servo.) Gögös Ignac en la proceso Rakoŝi estis kondamnita al 3½-jara karcero. Dum tiu tempo oni devis konstante kuraci lin pro bronkito. La unua kondiĉo por ĉesigo de tiu malsano, estas la varmo. Sed Gögös Ignac dum la vintro en jaro 1928 devis anonci sin ĉe la puneja kuracisto, ĉar liaj manoj frostis en la karcero. La kuracisto anstataŭ medikamento promesis piedbatojn al la enkarcerigito, kiu (kompreneble) protestis kontraŭ tiu sinteno. Post akra diskuto la kuracisto vangofrapis K-don Gögös, kiu tuj rebatis lin. K-do Gögös ne ricevis medikamenton, sed anstataŭ tio ree estis kondamnita pro neatento de karceraj disciplino k regularo. Tiu eksterordinara puno signifas, ke K-do Gögös, tiu malsana homo — havante 40° da febro, devis kuŝi sur «malmola» lito, sur kiu estis nenia kovrilo. Komence de januaro K-do Gögös liberiĝis el la karcero k du monatojn poste li mortis. — Sebes Laszlo estis ankaŭ akuzita pro komunistaj aferoj… Pro turmentoj netolereblaj li saltis el fenestro de la ĉefpolicejo sur la straton k rompiĝis piedo. Pro neĝusta kunligo de la rompitaj ostoj li restas dum sia tuta vivo lama. K-do Sebes nur nun, post unu jaro, ricevis la akuz-skribaĵon! — La 2-an de septembro k. j. K-doj lignaĵistoj Krausz Joszef k Creiner Ferenc pro sama «akuzo» estis arestitaj. Laŭ la leĝoj akuzitoj povas resti nur 48 horojn en la policejaj karceroj. Sed kvankam ambaŭ K-doj estis arestitaj komence de septembro, nur la 30-an de la sama monato ili estis transdonitaj al la juĝisto. Ĝis tiam eĉ la ĵurnaloj ne rajtis skribi pri la arestigo. K-do Creiner jam estis kondamnita en la Rakoŝi-proceso k estas al li por eterno malpermesate restadi en Hungario.
Hungariano.
EL LATVIO
Unutaga proteststriko
(Esperanto-Servo.) La 18-an de oktobro okazis unutaga ĝenerala proteststriko kontraŭ grava malplibonigo de asekura leĝo flanke de la registaro (laŭ instigo de la entreprenistaro). Laŭ § 81 de la konstitucio dum parlamentaj ferioj la registaro rajtas eldoni leĝojn, se urĝas; sed fariĝis kutimo de la registaro, eldoni pli da leĝoj dum ferioj, ol kiom decidis la parlamento mem. La striko estis proklamita de la Latvia Socialdemokrata Laborista Partio k Latvia Sindikata Asocio; ĝin partoprenis ĉ. 80% de la laboristaro, escepte ŝtatoficistoj, kiuj decidis nur pri monsubteno. En la ĉefurbo Riga nenia trafiko funkciis. En ĉiuj ŝtataj k multaj privataj entreprenoj deĵoris militistaro k policanoj, vagonarojn akompanis militistaro — eĉ surlokomotive; en ĉiuj stacidomoj deĵoris ŝirm-liganoj, kiuj ankaŭ konstante observis la oficistojn. — Laŭ la nova leĝo pleje suferas la instruista asekurkaso, kiu estas dividita, pro kio ĝi devos likvidi ĉiujn modele aranĝitajn entreprenojn. Oni interkonsiliĝas pri instruista ĝeneral-striko. La registaro preparas atakon por nuligi ankaŭ aliajn sociajn atingojn.
11 321, Riga.
RESPONDA PARTO
Ricevitajn raportojn ni kvitancos en sekv. n-o. Samajn raportojn neniam sendu samtempe al la red. de «S-ulo» k al la Centrejo de «Esperanto-Servo».
6-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Oni transiras al seninterrompa semajno. V. Fuchs, Volsk (Sovetio).
- Amerika tempmezuro en Sovetio. G. Bondarevski, Sartana (Sovetio).
- Batalo kontraŭ senlaboreco en Tver. Filippova, Tver (Sovetio).
- Konstruo de kinoaparatoj por sonigaj filmoj. Fedorowsky, Kasatin (Sov.)
- Dokumentoj el faŝisma Hungario. Hungariano (Hungario).
- Unutaga proteststriko. 11 321, Riga (Latvio).
— pàgina 10 —
70 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
ALVOKO AL LA LEGANTARO!
Gek-doj! Ni staras antaŭ la fakto, ke ĉiu 12-paĝa n-o eliranta estigas en nia kaso deficiton. Vi mem povas diveni la kaŭzon de tiu bedaŭrinda, ĝisfine ne eltenebla fakto: la neatingo de minimume bezonata nombro el 4000 abonantoj.
Kiam ni decidis pliampleksigi la gazeton, fine de l’ lasta jaro, ni estis sufiĉe optimistaj, ni fidis je la kapabloj kaj fortoj de niaj Gek-doj, ni esperis, ke pli granda nombro da «aktivaj» membroj de SAT komprenus, ke sen abono al la oficiala organo ilia membreco ĉe nia organizo ne havas gravan signifon…
Ni streĉis dum longaj monatoj niajn fortojn ĝis la ekstremo, por liveri al la legantoj ampleksan kaj belaspektan gazeton, kiu permesus al ili varbi pli facile kaj pli sukcese novajn abonantojn. Ni nur parte sukcesis; kvankam 472 novaj abonoj varbiĝis, ni tamen ne sukcesis atingi la nepre necesan nombron de 4 000. Se kelkaj K-doj faris ĉion eblan por fortigi «S-ulo»n per alkonduko de novaj abonantoj, tamen multaj restis indiferentaj kontraŭ niaj ripetaj alvokoj kaj eĉ ne provis konvinki la neabonantojn, kun kiuj ili renkontiĝas en la grupoj kaj rondoj.
La K-doj devas plene konscii, ke tiuj, kiuj nekonstante legas esperantaĵojn, ke precipe la SAT-membroj, kiuj ne havas kontakton kun tutmondo per nia gazeto ĉiusemajne vizitanta ilin kaj parolanta al ili, perdiĝos neeviteble post nelonge por nia afero. Ne valoris la penon instrui kaj alkonduki ilin…
Mankas multloke sistemeco kaj persistemo en nia laboro. Kelkaj bonaj rezultoj en iuj lokoj ne trompu nin pri la mankoj en aliaj. Ke ni antaŭenpaŝu nur malrapide, tio estas normala en nia kultura movado. Tamen, ke ni nepre antaŭenpaŝu, kaj ne haltu, ne refalu, estas absoluta kondiĉo por sukcesoj en tutmonda skalo. Se nia movado estas malbone vartata en iu regiono de la terglobo, tio havas malbonajn reefikojn je tiuj, kiuj bonege kaj laŭplane laboras.
La someraj monatoj pasis sen ŝanĝo en la stato de l’ abonantaro.
Ni avertas hodiaŭ tre insiste, ke la varbemo de niaj K-doj devas streĉiĝi, por ke ni ne estu devigataj ĉesigi la regulan aperadon de la 12-paĝaj n-oj. Ĉu vi konsentos al tia reiro, Gek-doj? Ni esperas, ke ne. Sed estas evidente, ke se kontraŭ ĉia espero ni ne atingos la necesan minimumon da abonantoj, kiu permesos al «S-ulo» aperi en la nuna amplekso, ni estos devigataj fari tiun ĉagrenan paŝon malantaŭen. Sekve, Gek-doj, konsideru la diriton kaj ne lasu sen sekvoj nian alvokon!
«4000 abonantoj al ‘S-ulo’!» estu la konstanta zorgo de ĉiuj vere aktivaj SAT-anoj . . . «Sennaciulo».
Zamenhofa Saĝo
Se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj ekspozicioj de la mondo ktp., sed la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon, ne kreskos — tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke ĝia lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro; sed se eĉ la tuta mondo silentos, se ĉiuj obstine kovros antaŭ ni la okulojn kaj orelojn, se nia afero longe ankoraŭ restos tute nekonata en la plej granda parto de la mondo, sed se la nombro de la esperantistoj regule, se eĉ malrapide kreskados, — ni povos kuraĝe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antaŭen kaj ke la estonteco apartenas al ni.
El «La Esperantisto» 1892.
* * *
Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Sed se nia laborado apartenus al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronotaj de tuja granda sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj tiam ni ja vin ne bezonus! Vi ĉiuj (via nombro estas jam tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn. Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ malfacilegan bataladon; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas; oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon: «esti aŭ ne esti.»
El «La Esperantisto» 1893.
PAROLFILMOJ EN SOVETIO!
En Leningrado ekfunkciis unua sonanta k parolanta filmteatro, laŭ sistemo de rusa inĝeniero Ŝorin. De l’ ekrano famaj leningradaj geaktoroj deklamas, kantas k ludas per diversaj muzikiloj. La impresoj de l’ prezentado estas tre bonaj k la sukceso grandega.
«Sovkino» (Sovetlanda Ŝtata Filmorganizo) intencas fabriki sonantajn k parolantajn filmojn en diversaj nacilingvoj, por eksporti eksterlanden. Esp-istoj ĉiulandaj, per leteroj senprokraste proponu uzi por parolantaj filmoj esp-on! Adreso estas jena: Inĝ. Ŝorin, Leningrad, ul. Komsomola 3, Sov.
A. Fomin (12428).
ESPERANTA MORSE-ALFABETO
Internacia lingvo, sendube, estas necesega por radio-amatoro, mallong-ondulo, dum lia radio-laborado k por korespondado kun mallong-onduloj en la tuta mondo. Tamen uzi esp-on por telegrafado mallong-ondulo-radiisto ne povas pro foresto de esp. telegrafa (Morse-)alfabeto. Jen, mi provas formi ĉi tiun esp.-telegrafan alfabeton. Por esp. alfabeto mi faris aldonojn nur por literoj «ĝ, h [?], ŭ». Sendube oni povus solvi la taskon pri literoj «ĉ, ĝ, ĵ, ŝ, ĥ» aliel, ekz. telegrafigi ilin per duoblaj literoj: ch, gh, jh, sh, hh, — sed, havante sperton pri tiu mallongigo de literoj, mi devas konfesi, ke radiogramo fariĝas sufiĉe peza, longigita. Tial, krom la menciitaj aldonoj, literresto «ĉ, ĵ, ŝ, ĥ» estis imitata el «internacia telegr. alfabeto», kiun mi uzis por formado de ĉimalsupra esp. radio-alfabeto. Por faciligi la lernadon, la alfabeto estas dividita en grupoj:
I
. e
. . i
. . . s
. . . . ĥ [?]
. . . . . 5
II
— t
— — m
— — — o
— — — — ŝ [?]
— — — — — 0 (nulo)
III
. — a
. . — u
. . . — ĵ [?]
. . . . — 4
. — — v [?]
. — — — j
. — — — — 1
IV
— . n
— . . d
— . . . b
— . . . . 6
— — . g
— — — . ĉ
— — — — . 9
V
— . — k
. — . r
. — — . p
VI
— . — . c
. — . . l
. . — . f
— . — — h [?]
— — . — ĝ
— — . . z
. . — — ŭ
VII
. . — — — 2
. . . — — 3
— — . . . 7
— — — . . 8
N. Ĥolm (5459), Odessa.
LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT
estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
PRI ESPERANTA TEATRO
Por klarigo mi aldonu kelkajn vortojn al la komencita diskuto. Ĉie oni parolas pri teatraj krizoj, k se ni parolas nun pri esp. teatro, eble iuj ridetos pri ni. Sed oni povas tamen serioze plani efektivigon de tiu afero.
En urbo Zaragoza, kie mi loĝas, ekzistas malmulte da teatroj, tamen ĉ. 200 teatraj asocioj, kiuj reprezentas ĉiusabate aŭ ĉiudimanĉe teatraĵojn. Mi parolas kiel spertulo, ĉar mi mem apartenas al unu el tiuj societoj, en kiu mi rolas ĉu kiel aktoro ĉu kiel sufloro. La prezentoj okazas nur en tiuj du semajntagoj, ĉar Zaragoza estas laborista urbo, k la lab. klaso povas amuziĝi k distriĝi nur en tiuj du tagoj. Se estas bona prezentaĵo, certe la teatroj pleniĝas; bedaŭrinde nur estas tro da verkistoj, sed maltro da taŭgaj verkoj.
Mi subtenas la opinion de K-do N. A., ke almenaŭ nuntempe estas sonĝo en-
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 71
puŝi esp-on en la teatro, ĉar la prezentaĵo devas esti komprenata de ĉiuj ĉeestantoj. Prezento en nekomprenata lingvo estas senvalora. Sekve nur urboj, havantaj amason da esp-istoj, povus sukcese aranĝi esp. prezentojn. Ebleco prezentiĝas tamen dum la kongresoj. Oni povas prepari tian kongres-prezentadon tri aŭ kvar monatojn antaŭe k sukcese enscenigi unu aŭ du klasbatalajn verkojn. Tiu ideo ŝajnas akceptebla, ĉar kongresurbo (kiel Londono) havas sufiĉe da esp. K-doj, elspezoj preskaŭ ne estas, k kongres-partoprenontoj tre ĝoje akceptus tian prezentadon. Tio ne estus imito al la UEA-kongresoj, kie oni ĉiam prezentas teatraĵojn, sed mi konsideras, ke ekzistas multe da prezentindaj verkoj kun lab. tendenco.
José Carnicer (11 580).
NI DEVAS PLIPRECIZIGI
Ni havas multajn vortojn, kiuj signifas diversajn teritoriojn: lando, gubernio, distrikto, provinco, regiono, vilaĝaro k. a. Sed ofte ni ne povas per ili esprimi precize la celitan ideon. Ekzemple, ni parolas: «Ruslando, Franclando»¹ k. a., sed multaj rusoj samtempe tradukas per la vorto «lando» rusan vorton «oblastj» (Leningrada lando, Moskva lando, Centra Terkultura lando k. a.). Se mi veturas el Leningrada l., en Moskvan l., mi ne povas diri, ke mi veturas eksterlanden!
Same rusoj ĉiam diras, ke distrikto konsistas el kelkaj regionoj, kaj en diversaj aliaj landoj la esp-istoj diras male, ke la regiono konsistas el kelkaj distriktoj. Rezulte diversaj landoj havas diversajn esp. lingvojn².
Ni devas fiksi definitive la «hierarĥion» de l’ administraciaj nomoj. Se la distrikto konsistas el regionoj en unu lando, tio devas esti same en ĉiuj landoj (aŭ male, sed nepre same por ĉiuj). Se ni diras «Franclando», ni neniam diru: «Leningrada lando», sed L. provinco (aŭ L. gubernio, L. regiono aŭ sim.). Mi proponas, kiel ekzemplon, jenan «hierarĥion»:
- lando = ŝtato, 2. provinco = ruse: oblastj, 3. gubernio, 4. distrikto (ruse «okrug», antaŭrevolucie «ujezd»), 5. regiono (ruse: «rajon», antaŭe: «volostj»), 6. vilaĝaro (ruse: «selrajon, teritorija selsoveta»).
Aŭ la vorton «regiono» ni tute forigu, por ke ĝi havu nenian administracian sencon, konforme al KABE-vortaro, kaj anstataŭigu ĝin eventuale per nova vorto, kiel «okrugo» (laŭ la rusa).
Nepre tiuj terminoj devas esti precize fiksitaj.
Nik. Usov (Sovetio).
¹ Vi malofte renkontos tiun finaĵon «-lando» en kutima landnoma uzado, escepte en landnomoj, kie ĝi estas parto de l’ radiko, kiel en Holando, Irlando, Islando k. s. — Red.
² En tio kuŝas la grava signifo de l’ nun prilaborata Plena Vortaro esp.-esp-a (SAT-eld.), kiu fiksos la precizan sencon de l’ radikoj, por garantii unuecan lingvo-uzon en tutmondo. — Red.
Al la ĝeneralaj Konsilantoj de SAT
Je la 5. oktobro ni sendis al ĉiuj Ĝen. Konsilantoj k Vickonsilantoj cirkuleron k petis pri baldaŭa respondo; ĝis la 26. oktobro respondis nur 4 K-doj. (1 konsilanto k 3 vic-konsilantoj.) Ni insistegas, ke ĉiuj konsilantoj plej rapidu sendi siajn respondojn, ĉar urĝas preni decidojn pri la enhavo de la Jarlibro.
La Direkcio.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BELGIO. Bruselo. La SAT-rondo en Bruselo de post kelkaj monatoj sufiĉe vigle vivas. Dum la pasintaj kvar monatoj okazis paroladoj pri div. temoj. Oni parolis pri landoj (Anglio, Sudameriko, Germanio), pri lingvaj temoj, la kongreso, kantoj, sociaj demandoj. Estis farita propag. por la kongreso (bedaŭre senefike). Ni invitis la 10-an jubilean kongreson al Bruselo. Nun estas organizita Literat. Konkurso, plenumo de la kongresdecidoj. Ĝenerale ni povas konstati ioman pliboniĝon. Estonte ni planas organizi pliajn paroladojn pri sociaj demandoj. Grava malhelpo estas, ke el la pasintjaraj kursoj de la LEA-grupo rezultis malmulto. Unu komitatano pro gravaj kaŭzoj devis forlasi la komitaton. Estis alelektita K-do 8101 (la restintaj: K-doj 8100 k 8464). Kelkajn K-dojn malhelpas ilia okupiteco en aliaj medioj. Ni havas novajn SAT-anojn k novevenintajn. Multaj alinaciaj K-doj vizitas nian rondon. (8464.) — ĈEĤOSLOVAKIO. Prago. Nova kurso estas aranĝita de la Unuiĝo de lab. esp-istoj en Praha-VII-Domovina. Partopr. 11 Gek-doj. — POLIO. Lodz. En okt. ni finis superan kurson kun granda sukceso. 14 K-doj finlernis k preskaŭ ĉiuj SAT-aniĝis. En fino de okt. komenciĝos 2 elementaj kursoj, al kiuj jam enskribiĝis ĉ. 40 p. En Unuiĝa legejo de komerclaboristoj estas konstante elmetata «S-ulo». (12 211.) — SOVETIO. Pskov. La 21./22. sept. okazis distrikta konferenco de Sendiuloj, kiu akceptis rezolucion rekomendantan al la membroj uzi esp-on en la interligo kun eksterlandaj liberpensuloj k komisiis la estraron fondi esp. sekcion ĉe la Distrikta Komitato. La konferencon salutis letere rejnl.-vestfal. liberpensuloj k la SEU-Komitato per K-do Filimonov. 5. okt. okazis organiza kunsido de l’ esp. sekcio sendiula, kiu elektis estraron el SAT- k SEU-anoj. — Porĥov. 7. 5. estis aranĝata sukcesa esp. ekspozicio okaze de tuturba junkom. konferenco kun eksterl. gastoj pri intern. edukado. Estis akceptita rezolucio de la konferenco, organizi kursojn ĉe junkom. ĉeloj, rajtigi K-dojn por tiu laboro, ĉiel helpi la disvolvon de l’ esp. movado en la regiono k utiligi ĝin por intern. koresp., la ricevatajn let. uzi en murgazetoj k ĉe letervesperoj, tutan laboron unuigi ĉe Centra Lab. Klubo. Nun organiziĝis kursoj por junpioniroj k klubanoj. (3939.)
Ĉe la neŭtraluloj
En n-o 246 ni publikigis sub tiu ĉi rubriko artikoleton pri kongreso de orientfranca federacio de K-do 7369, en kiu ĉi lasta asertis, ke oni dum tiu kongreso fakte uzis nur la francan lingvon. En «La Rejna Stelo», n-o 37, oni nun protestas kontraŭ tiu sciigo, dirante, ke dum la tuta fed. kongreso estis uzata nur esp-o, ke dum tuta mateno la prezidanto de l’ Franca Soc. por Prop. de Esp. parolis nur en esp-o k la federacia prezidanto sendis cirkuleron, en kiu li deklaris, ke nur la internacia lingvo estos oficiala. Konigante tiun deklaron, ni refoje petas ĉiujn niajn raportantojn, tre zorge atenti, ke iliaj raportoj restu laŭfaktaj, por ke ni ne estu devigataj ĝustigi. (Ni mem ja ne povas kontroli de ĉi tie la ĝustecon de rap. faktoj.)
*
Hinda instruisto ĉe lernejo de Tagore, kiu venis Svedion por studi literaturon k manlaboron porlernejan, eklernis tie esp-on, verkis drameton en esp-o (nun presitan ĉe Eldonejo en Svedio) k fine komencis lekcii k dum la vintro lekcios en klerigaj asocioj k. a. en esp-o, interpretote de lokaj esp-istoj. La propaganda efiko estas grandega.
*
En Novzelando iu sinjorino ĵus mortinta testamentis sumon de 500 anglaj funtoj (ĉ. 2500 dol.) al Laborista Eduka Asocio de Christchurch precipe por la starigo de esp. kursoj en tiu institucio.
*
La 22-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de 2.—9. aŭg. 1930 en Oxford (Anglio). Aliĝ-kotizo estas 5 usonaj dolaroj aŭ ekvivalento.
*
La 10-a regiona konferenco de okcidentbohemaj esp-istoj okazis 19./20. okt. en Plzen kun teatra vespero en popola domo «Peklo» (Popola scenejo) kun ĉeĥa k esp-a programo. Samtempe germana prop. parolado en «Germana domo».
ALLO! ALLO! PAROLAS ĤARKOV! AŬSKULTU ĈIUTAGE!
La Radio-Sendejo en Ĥarkov, ĉefurbo ukrainia, ĉiutage disaŭdigos por la laboristaro tutmonda politikajn, ekonomiajn k kulturajn informojn en esperanto. Ondlongo: 1304 metroj.
La brodkastoj okazos ĉiudimanĉe je 21 h. 30 m. ĝis 22 h. (MET), ĉiujn ceterajn tagojn je 21 h. 50 m. ĝis 22 h. (MET).
La tutmonda K-daro salutu la iniciaton de l’ stacio, kiu aranĝis unuafoje en la historio de nia movado ĉiutagan radioparoladon esp-ajn.
La K-doj bonvolu sciigi, kiaj temoj estus interesaj por ili. Se ili opinias, ke la disaŭdiga daŭro devas esti pli ampleksa, ili bonvolu ankaŭ noti tion.
Adreso de l’ stacio: Radio-Stancia, Sovetskaja Ploŝĉadj, Ĥarkov, Ukrainio.
Dneprano.
— pàgina 12 —
72 — SENNACIULO
[BILDO p.12 | 13,9,40,14] Desegnaĵo: malfermita libro kaj skribplumo sur kadra rubando, kapornamo de la rubriko.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
L. N. Newell, THE CONCISE COURSE IN ESPERANTO. Form. 10×16 cm. 124 pĝ. Prezo 9 d.
Montague C. Butler, STEP BY STEP IN ESPERANTO. Form. 12×18½ cm. 240 pĝ. Prezo 1 s. 6 d.
Ambaŭ eldonitaj de The British Esperanto Assocn. (Inc.), 142 High Holborn, London, W. C. 1.
La unua el ĉi tiuj anglalingvaj esp. lernolibroj estas ĝuste… tre malkonciza. Ekz. 6 paĝoj estas uzitaj nur por prononcado, ĉefe ĉar estas multe da ripetado k tro da ekzemploj. Oni rimarkas ĉi tion tra la libro. La korelativa tabelo mankas, sed ĝiaj vortoj estas disigitaj en la diversajn lecionojn tiel, ke la lernanto ne profitas la mirindan koncizecon k klarecon de tiu tabelo. Krom la trovorteco, la instruo estas efika; sed ĉu alfabeta aranĝo ĉe la lecionaj vortaroj ne pli helpus la lernanton, ol konfuza mikso de l’ ĉef-literoj?
La dua libro, ankaŭ montras trovortemon (la titol-paĝo eĉ entenas 20 liniojn). Ĝi estas vera salato el klarigoj, konsiloj, versoj (ofte kelkaj strofoj por trakti unu punkton), ŝercoj k. c. Tamen, oni trovas bonaĵojn valorajn en la libro k povus elfosi fundan scion pri esp-o, malatentante la superfluojn. Evidente la libro ne estas por laboristoj, ĉar ĝi entenas konsilon aniĝi al UEA k BEA, sed nek SAT nek BLEA ricevas mencion. La lernanto ankaŭ ricevas konsilon legi «super ĉio» la Malnovan Testamenton, k eĉ enŝoviĝas cito el la S. Biblio sur la titol-paĝo. Espereble la anglalingvaj esperantistaj laboristoj iam sukcesos eldoni, same kiel la franc- k germanlingvaj, sian propran lernolibron…
E. K. L.
NIA POŜTO
7198. — Ni jam posedas abundege materialon pri Sovetio, sekve estas dube, ĉu ni povos utiligi vian artikolon.
15 076. — Ni aperigos vian disertacion felietone post nelonge.
10 996. — Ni ĉerpos el la materialo por «L. L.» okaze.
7960. — Ni uzos la enigmojn, sed ne verku tro da ili, ĉar ni havas ankoraŭ provizon.
Red.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Frauenrecht, Aarau, okt., La kontraŭfremdula Usono (sen mencio de l’ fonto!); Northern Voice, Manchester, 4. 10., Pri Usono (el serio de Filip); Accion, Buenos-Aires, 25. 9., Ford k Standard; Uj Előre, Novjorko, 23. 7., Trans la arkta limo (219); Spartacus (klubgaz.), N. Jorko, sept., pri rusl. ŝiparo (237); Pskovski Nabat, Pskov, 17. 8., Pri faŝismo en Aŭstrio (sen mencio de l’ fonto!).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Signalen, Stokh., 17. 10.; ITF-Bulteno, A’dam, 1. 10.; Régénération, Paris, aŭg./sept.; Sunday Worker, London, 20. 10.; Pskovski Nabat, Pskov, 3. 10.
Pri SAT enpresis:
D. Volkslehrer, Langensalza, 29. 9.; Socialdemokraten, Odense, 15. 10.; Pskovski Nabat, Pskov, 1. 8.
Peresper. materialon aperigis:
Daily Worker, Novjorko, 27. 8.; Pskovski Nabat, Pskov, 12. 10. 1928, 7. 11. 1928, 1. 8. 1929, 28. 8., 3. 10., 1. 9., 30. 4.; Pskovki Pahar, 31. 8.
Korekto. En la «Inter Ni» de la n-o 264, p. 45, lin. 6 de supre en la unua kolono, necesas legi «edukitoj» (anst. «edukistoj», kiu preseraro malklarigas la sencon de la frazo).
[REKLAMO p.12] Gekamaradoj tutmondaj, helpu nin! La 24-an de novembro okazos granda komuna VARBVESPERO de Laborista sport- kaj kulturkartelo kiun ankaŭ partoprenos la loka esperantogrupo laborista. Por efike propagandi esperanton, ni petas sendi al ni ĉiajn eblajn ekspoziciaĵojn kaj multnombrajn salutojn. Arbeiter-Sport- und Kulturkartell, Hirŝberg, Riesengebirge p. a. Willy Böhm, Bergstr. 9, Hirschberg, Riesengebirge (Germanio).
[REKLAMO p.12] K-do Jan Koedyk Aalsmeer (Holando) dez. koresp. kun Sovetianoj pri kontraŭ-alkohola batalo en Sovetio.
[REKLAMO p.12] PROMESIS ELLERNI ESP-ON ĉiuj pioniroj de Muzika laborlernejo. Subtenu ilian intereson per multaj PK kaj L, materialo por esp. angulo, precipe salutu al la 7-a de nov., sendu il. jurn. Nepra respondo. Ostrovidova 61, ODESA.
[REKLAMO p.12] 20 kursanoj deziras koresp. individue kĉl., PI, L. Resp. garantiata. Skribu al: K-dino Irma Wellborn, Leipzig-Wa., Hallische Str. 361 (Estrino de junkomunistoj); aŭ al: K-do Heinz Dost, Leipzig N 22, Hühnerbeinstr. 31 (Estro de liberpensjunulgrupo); aŭ al: K-dino Hilde Kuhl, Leipzig N 22, Hall. Str. 176 (Estrino de soc. sportularo).
DANKEGO!
Mi dankas partoprenintojn de l’ 9-a SAT-Kongreso k aliajn klaskonsciajn laboristojn, kiuj per agoj pruvis al mi ĝustan internacian lab. solidarecon dum mia vojaĝo al la 9-a Kongreso k reen. Ĉi tion fari antaŭe mi ne povis pro senlaboro.
Vivu la internacia lab. solidareco!
Partoprenanto de la kongreso, senlaborulo el blanka lando.
[REKLAMO p.12] Militleterojn de proletoj mortintaj sur militbuĉejoj projektas kolekti en libro germ. lab. eldonejo. Ĉiulandaj Gek-doj, kiuj posedas tiajn leterojn enhavantaj ion gravan pri pensoj k opinioj, estas petataj sendi esp. kopiojn al G. Nitzsche, Chemnitz 16, Zwickauer Str. 152, Germ. Kompenso donota laŭdezire. — Naciaj k fakaj esp. gaz. bonvolu represigi ĉi tiun alvokon!
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Koncentrigo kaj superkoncentrigo kapitalista | 61 |
| La 12-a datreveno de l’ Oktobra revolucio | 62—63 |
| Kio estas la IWW? | 63 |
| Vivo de enmigrintoj en Argentino | 64 |
| Spertoj dum la marista vivo | 64—65 |
| Tago el la vivo de juĝeja decidplenumisto | 64—65 |
| Letero el Danio | 65 |
| Diversaĵoj | 66 |
| El komunuma vivo en Saksio | 66 |
| Multlingveco kaj Proletaro | 66 |
| Sennaciula Sporta Paĝo | 67—68 |
| Diskutejo | 68 |
| Uzu la vintron! | 68 |
| Esperanto-Servo | 69 |
| Tra Esperantio | 70—72 |
| Anoncoj | 72 |
Abontarifo al Sennaciulo: (La unua nombro montras la jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)
Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.
MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉekkonto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’-Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 267, 14 de novembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 267 — APERAS SEMAJNE — 14. Novembro 1929
[BILDO p.1 | 43,5,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
En antaŭaj n-oj ni informis nian Legantaron pri la enketo de s-o Filip, rilate al vivo kaj laborkondiĉoj de l’ usona laboristaro. Poste ni sekvigis traktaĵon pri strukturo kaj batalmetodoj de IWW (Industriaj Laboristoj de la Mondo), revolucia laborista organizo en Usono. Hodiaŭ ni daŭrigas la informadon pri la nuna Usono, per resumo de K-do Jief pri la verko de franca laboristo-verkisto Dübreŭj (france: Dubreuil), «Standards», kiu aperis antaŭ nelonge (v. «S-ulo»n, n-on 256, p. 500). Prenante sur sin la taskon prezenti ekstrakte la enketrezultojn de Dübreŭj, tio ne signifas, ke nia kunlaboranto ĉiurilate samopinias kun la aŭtoro. Red.
Alvojaĝo
Dübreŭj vojaĝis al Usono por tie studi la industri-metodojn kaj la laboristajn viv-kondiĉojn. Dum dekkvin monatoj li laboris en tre diversaj fabrikoj, precipe kiel mekanikisto en metalurgio. Unufoje li dungiĝis ĉe Dennison, paperartikla fabriko, kaj plurfoje, por observadi helplaboristan vivon, li dungiĝis kiel ne-faklaboristo ĉe la «ĉeno» por la tielnomata «ĉen-laboro»*¹.
* Tipigoj de l’ laborprocedo laŭ la Teloraj metodoj raciigaj.
¹ K-doj ĉiulingvaj bonvolu respondi al ni, ĉu por ili estas komprenebla k ĉu al ili ŝajnas trafa tiu esprimo. Ni scias, ke franc- kaj germanlingvanoj povas kompreni tiun terminon… sed ĉu ankaŭ K-doj alilingvanoj? — Red.
Li mencias, kiom severa la usona konsulejo en Francio enketis pri li, demandis lin, ekzamenigis lin per kuracisto, antaŭ ol konsenti doni al li, laboristo, pasporton por vojaĝi Usonon. Eĉ post tiuj timigaj enketoj, kelkaj almigrantoj kun pasporto ne ricevas permeson eniri Usonon, estas devigataj resti sur ŝipo en Novjorka haveno kaj returni Eŭropon, ŝlositaj en ŝipkajuto dum ŝiphaltoj en usonaj kaj anglaj havenoj, por ke ili ne forkuru.
Kiam fine vi ricevis permeson de l’ usona polico eniri Usonon, tiam vi estas tute libera en la 9 milionoj da kvadratkilometroj. Vi ne bezonas viziti konsulejon, vi rajtas ŝanĝi vian nomon per simpla deklaro oficiala; la tuta lando estas por vi malfermita: nur atentu, ne malfermigi por vi malliberejon.
Vi estas libera obei al Reĝo Dolaro.
Loĝejoj kaj loĝantoj
Dübreŭj pensione vivis ĉe familio el gelaboristoj, ne en hoteloj kiel la plimulto da burĝaj enketantoj: hoteloj por li estis tro karaj. Li observis ĉe usonaj laboristoj grandan ne-kleron, speciale pri historio kaj civilizo en landoj ne-usonaj, pri geografio de landoj ne-usonaj, kaj tial trovis ilin tre patriotaj kaj naivaj.
Li mem, franca patrioto, ekĝojis renkontante (en Masaĉusets) usonanojn francdevenajn, kiuj ankoraŭ parolis iom franclingve. Multaj el ili miksis anglan lingvon kun siaj memorrestoj pri franclingvo, kiu estis grandparte regiona, speciale normanda lingvo de l’ 18-a jarcento. Ofte li devis klarigi angle francan vorton, sed li malgraŭ tio tre ĝojis trovi tiajn «francojn», kaj aŭdi de ili: «Antaŭe la tuta lando ĝis la Pacifika oceano, ĝis Frisko (San Francisko), estis nia», do, franca…
Li ankaŭ patriote speciale interfratiĝis kun poloj kaj ĉeĥoslovakoj, ĉar «historie fratoj»… li skribas.
Tamen li notas, ke usonanoj bonege kunfandiĝis en unu popolon, ke tiuj forkurintaj mizeraj eŭropanoj, ofte tute senkleraj forrifuĝintoj el troloĝataj Italio aŭ Balkanio, konsideras Usonon kiel paradizon, kaj ankoraŭ ĉiam pli akiras konvinkon al si, ke nur tie oni inventas kaj posedas maŝinojn, manĝon sufiĉan, vestaĵojn, «liberon»…
Dübreŭj notas la emegon de l’ usonanoj iri okcidenten, kiun li mem sentis. (La Pacifika marbordo distingiĝas per la plej agrabla klimato. Plej belaj kaj riĉajn grundojn enhavantaj montaroj, lignoriĉaj, estas en okcidenta Usono.) — Heroo de l’ usonanoj, ĉe la popolo, pli ol la aristokrata Uaŝint’n (Washington), estas Linkoln (Lincoln), kiu batalis pro liberigo de la negroj, kiu vivis inter la popolo. La plej konata bildo en Usono prezentas Linkoln sidanta ĉe pionira fajro en arbarkabano kaj leganta. Ĉirkaŭ kelkaj ideoj simplaj kiel tiu bildo, ĉiuj usonanoj, eĉ kiuj dum juneco almigris, fariĝas sufiĉe samaj, memfidaj, ĉar sataj. Superstiĉo de raso en ili kreskas: ili nomas muloj la kanadanojn, ĉar tiuj francdevenaj almigrintoj miksiĝis kun indiĝenaj rasoj, anstataŭ mortigi ilin, kiel kristane faris la blondaj anglo-saksoj, kun Biblio en la poŝo, la plej supera raso en mondo, kiel ĉiuj scias. Eks-anglaj usonanoj nur akceptis blankhaŭtajn virinojn.
Ni esperu, ke Usono ne tro longe restos la hejmo de la plej ridindaj kaj teruraj eŭropaj superstiĉoj, kiel Biblio, blondrasa supereco, antikvaj mezursistemoj (nur en mono ili akceptis la decimalan sistemon), ŝato de militismo kaj neceso fini filmon per kiso.
Tiom da industria potenco, kaj dense apude, tiom da spirita malforto, fariĝas tro danĝeraj kunigataj, sed ankaŭ neverŝajnaj. Spirito naskiĝos. Spirito ne povas ne naskiĝi inter tiom da laboro, bonhumoro kaj bonintenco.
Dungiĝoj
Dübreŭj nomis sian libron «S t a n d a r d s», kio signifas: «Normigo, tipigo», ĉar evidente la labor-raciigo, la apliko de l’ Teloraj metodoj en la laborprocedo aperis al li plej karakteriza kaj plej grava fenomeno en la usona vivo.
Oni malpli demandas en Usono: «Kie vi laboris? Kion vi faris?» Kontraŭe, ĉeflaboristoj kutimas diri: «Nu, vi eklaboru, ni vidos, kion vi scipovas produkti.»
En Usono, hejmo de la labordivido (Telor-sistemo), la mekanikistoj devas
— pàgina 2 —
74 — SENNACIULO
INTELEKTULO? — MANLABORISTO?
— Mi havas grandan admiron por Zamenhof: li ja kreis lingvon, kiu sukcesis trabati al si vojon k akiri vivkapablon. Sed tiu sukceso rezultas ĉefe el tio, ke esperanto kelkrilate tre similas «naturajn», naciajn lingvojn. Kaj oni bedaŭras iafoje tian similon.
La naciaj lingvoj trenaĉas kun si tiom da metafizikaĵo, tiom da nelogikaĵo, da erarigaĵo, ke mi ofte sopiris al esprimilo, per kiu oni povus meti en vortojn nur tion, kio rilatas al faktoj aŭ al ia tute preciza koncepto. Oni dezirus havi lingvon, kiu malebligus ĉian miskomprenon, oni sentas simpation por ia filozofia a p r i o r i a lingvo, kian revis jam de longe utopiistoj…
— Ne metafizikumu viavice; parolu pli konkrete; vi citu ekzemplojn…
— Nu, volonte; mi provu. Se mi parolas pri «manlaboristo», kion precize tio signifas? Meblisto, seruristo, tajloro ktp. estas nomitaj «manlaboristoj»; ĉu tio signifas, ke ilia cerbo ne utilas al ili dum ilia laboro? Se estas tiel, mi protestas. Mi mem estas «manlaboristo» — aŭ almenaŭ estis — k mi asertas, ke dum la metia laboro, mia penskapablo ne malofte estis streĉata por solvi diversajn problemojn, kiuj stariĝis antaŭ mi, ĉiufoje, kiam temis pri konstruo de nova objekto, aŭ pri eltrovo de metodo aŭ de procedoj, kiuj plirapidigos mian laboron. Mi certigas, ke iafoje mi streĉis pli forte mian intelekton ol kiam mi verkas artikolon. Tamen, vidante min ĉe skribotablo k sciante, ke mi skribas por gazeto, multiuj nomus min «intelektulo», dum ili nomus min «manlaboristo», kiam mi staris ĉe stablo en meblofabriko.
Kion sekve signifas la terminoj i n t e l e k t u l o, m a n l a b o r i s t o?
Min despli embarasas la demando, ke hieraŭ mi renkontis surstrate malnovan konaton, kies okupo estas frotpurigi la pargetojn de bonhavuloj per brosoj ligitaj ĉe liaj piedoj. Mi bone prezentas al mi tiun laboron k se mi nomus mian konaton «piedlaboristo», neniu tamen komprenus. Sed tiu homo estas certe enkalkulata en la kategorio de «manlaboristoj», kvankam li laboras ĉefe per la piedoj.
Kaj se mi pensas pri tiu lerta, fama kirurgo, kiu segas ostojn, tranĉas karnon, ligas tendenojn, kudras haŭton k iel aspektas kiel buĉisto, mi tamen ne povas nomi lin «manlaboristo». Se tiel mi parolus, tio aspektus kiel malsprita ŝerco. La lerto de la manoj ludas tamen ĉe kirurgo grandan rolon ĉe operacio!…
Kaj ĉu mi devas nomi «intelektulo» tiun senoriginalan aŭtoron, kies nura talento estas scipovi kolekti k kompili dokumentojn, kunfliki argumentojn trovitajn ĉi tie k tie?
Ĉu estas «intelektulo» tiu instruisto, tiu profesoro, kiuj kvazaŭ vomas al siaj lernantoj la instruon, la sciencon, kiun ili englutis el libroj k malbone digestis?
Kiel vi vidas, oni kelkfoje povas trafi en grandan embarason, kiam oni celas malkovri, kion kaŝas la ŝelo de vortoj.
Plej ofte ĉio estas nur ŝajno k trompo. Oni nomas ordinare «intelektulo» homon, kies manoj estas puraj k senkalaj, kiu surhavas blankan kolumon k bone ordigitajn vestojn. Tamen se oni povus rigardi en la kranion de multaj tiaj elegantuloj, oni vidus, ke tie kuŝas inerte nur ideoj ĉerpitaj el gazetoj aŭ libroj. Ilia intelekto ludas proksimume la rolon de la stomako ĉe ansero, kiun oni grasigas; ĝi senkritike akceptas la pensan nutron k «grasiĝas».
Sed en laborejo jen homo vestita per makulita kitelo; li kutimas cerbumi pri perfektigo de siaj iloj, pri eltrovo de novaj laborprocedoj; li plie en sia vivo akceptas kiel vera nur, kion li bone perceptas aŭ klare komprenas; homo, kiu ne timas diri: «mi ne scias», kiu kapablas dubi; unuvorte homo, eble ne klera laŭ la kutima senco de l’ vorto, sed kies intelekto ĉiam vigle funkcias. Nu, se mi nomus lin «intelektulo», povas esti, ke li mem ofendiĝus, opiniante esti mokata: Li ja estas «manlaboristo», tial ke lia laboro malpurigas k kalumas liajn manojn.
— Sed viaj rimarkoj ne tre utilas. Diru prefere, kiel vi deziras, ke oni difinu la vortojn i n t e l e k t u l o k m a n l a b o r i s t o.
— Ankaŭ mia respondo al via demando tute ne utilos, ĉar mian difinon neniu vortaristo povus akcepti. Sed, por kontentigi vin, jen aŭskultu:
Intelektulo oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homon, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberigi sin de la rutino, de la tradicio, de la kutimoj, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas — k r e a n t o.
Tipa intelektulo estis Zamenhof — almenaŭ ekster sia fako, la kuracarto. Kvankam ne estante fakulo en lingvoscienco, li tamen kreis¹ esperanton — dum centoj da scienciriĉaj filologoj k lingvistoj amasigis plej lertajn k konvinkajn argumentojn por «pruvi», ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno, ke tia kreaĵo povas nur iel simili la H o m u n c u l u s-on de d-ro Faŭsto.
Intelektulo estas mia najbaro, tiu ĉarpentisto, kiu inventis elipsilon, kvankam li neniam faris tre profundajn geometriajn studojn.
Multe da similaj ekzemploj mi povus citi. Ne utilus.
Mi parolu al vi pli radikale: oni devas klopodi forigi el la vortaroj tiujn du maltrafajn terminojn: i n t e l e k t u l o, m a n l a b o r i s t o. Kaj tio estos ebla nur, kiam ne plu ekzistos sociklasoj. La manlaboristo ja estas la posteulo de la antikva sklavo, de la mezepoka servutulo. Kaj ĉiu scias, ke inter la antikvaj sklavoj estis ankaŭ homoj kun forta intelekto; mi citu, ekzemple, la fabliston Ezopo.
Oni devas celi, ke la homoj estu samtempe intelektuloj k manlaboruloj. Normala homo devas malvolvi ĉiujn siajn kapablojn. Malklera laboristo estas sendube ridinda en kelkaj okazoj. Sed ne malpli ridinde aspektas tiu scienculo, kiu ne scipovas enigi najlon en tabulon, ne frapante al si sur la fingrojn per la martelo.
Ĉiu homo devus labori per la manoj dum kelka tempo ĉiutage; ĉiu homo devus havi la eblon malvolvi sian intelektan kapablon al ĉiuj direktoj. Intelektuloj, manlaboristoj, laŭ la ĝenerala akcepto de l’ vortoj, estas iaj monstroj produktitaj per la ekspluatado de homoj kontraŭ aliajn homojn.
E. Lanti.
¹ Jen denove vorto miskompreniga: Krei ja povas signifi fari ion el nenio. Tio estas ja sensencaĵo, kiu akcepti povas nur dikredulo. Oni devas kompreni ĉi tie la vorton k r e i en la senco: fari ion apartenontan al neniu ekzistanta speco, stilo, tekniko k. s. E. L.
ankoraŭ fari mem la tutan laboron ĝis finpretigo de iu maŝin-ero. Tiu laboro, en Eŭropo, estas plenumata de diversaj laboristoj: tornisto kaj muntisto, minimume. Jen unu el tiuj kontraŭdiroj, kiuj en Usono estas pli grandaj, en la sama urbo, ol en Eŭropo. Por finpretigi mem sian eron, la mekanikisto bezonas uzi tornobenkon, bormaŝinon, frez-maŝinon ktp. Li trovus ofte okupita la maŝinon, kiun li bezonas, se ne, preskaŭ ĉiam, en usonaj mekanik-laborejoj, la abundo da grandaj kaj etaj iloj tute forigus tiun mankon.
La dungito ricevas tuj tualeto-tukon kaj sapon. Varma kaj malvarma akvo en laborejo permesas ĉie bonan sinlavon. Tagmezajn «paŝtojn»¹ Dübreŭj preskaŭ ĉie trovis en laboreja manĝejo, ne pli karaj aŭ eĉ iom malpli karaj ol en restoracioj.
¹ Preparita manĝo-porcio.
Duonhoron la laboristoj libertempas por tagmanĝi. Rapidege, ne-bele, kiel sen plezuro ili manĝas, ne parolante, ne ŝercante. Junuloj post dek minutoj forkuras por ludi ankoraŭ «bes-bol»-batalon¹ antaŭ «punktado» (kontrolmarkado) je laborej-eniro, kiu devas okazi dek minutojn antaŭ la eklaboro, ĉar ĉe laborkomenca tempo ĉiu devas stari ĉe sia laborloko.
Dübreŭj, malnova franco, ne ŝatas sporton, kaj kulpigas la sporton pri neklero, spiritmalforto de l’ usona junularo, — de ĉiuj junularoj en la mondo.
Kvin minutojn antaŭ laborfino sonoras signalo por permeso lavi sin.
(Daŭrigota.) J i e f.
¹ Angle: «base-ball», plej ŝatata en Usono pilkludo.
[REKLAMO p.2] Proverbaro Esperanta laŭ la verko «Frazeologio rusa-pola-franca-germana» de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 75
Okaze de princa gefianĉiĝo
Belgio kaj Italio plene ĝojas. La kronprinco Umberto, ido de l’ senpotenca reĝo de Italio, fianĉiĝis kun la belga princino Marie-José.
La gefianĉiĝo de l’ princa paro, plurfoje anoncita kaj malordonita, finfine oficialiĝis. La alveno de l’ reĝido okazis inkognite. Por la eminentuloj, kiuj estis komisiitaj bonakcepti lin, «inkognita vojaĝo» estis nur ruzo por eksciti la malsanan vidamon de l’ «strathomoj». Nuntempe ankoraŭ, por havigi al si popularecon, la regantoj ĉiam zorgas organizi belegajn, pompajn manifestaciojn, paradojn aŭ vizitojn.
Depost la milito la tombo de l’ Nekonata Soldato en Bruselo estas la celo de ĉiuj manifestaciantaj komercistoj, etburĝoj, faŝistoj, de eminentaj urbvizitantoj. Ĝi ankaŭ estis tia de l’ princo Umberto, kiu kiel aliaj similaj tombvizitintaj eminentuloj metis sur la funebran ŝtonon la jam tradician florkronon.
Aro da ĉiamaj stultaj rigardemuloj, gardataj kiel ŝafaro per bariloj el blankkaskaj policanoj kaj arogantaj ĝendarmoj, plenigis kun belgaj kaj italaj oficialuloj, vestaĉitaj per siaj emblemoj el la ŝranko tiritaj por tiu okazo, la placon, kiam la famega fianĉo profanis la tombon de l’ nekonata militviktimo.
Pafo interrompis la ceremonion, homo provis, sensukcese, mortigi la princon. La pafinto estis sovaĝe batata kaj kondukata al malliberejo. Italo kaj detektivo, kiuj apud li staris, spertis la saman sorton per la frenezigitaj policanoj. La pafinto, Fernando De Rosa, estas 21-jara rifuĝinta italo, studento en Sorbon’ (Sorbonne) en Parizo kaj propagandisto de l’ maksimalista socialista partio (itala). «Mi agis pro konscienca intereso», li deklaris al la juĝesplorintoj.
Ne temas ĉi tie pravigi aŭ ne lian agon, diskuti, ĉu la individua atenco povus liberigi la italan popolon el la faŝista tiraneco. Sed gravaj estas por la kontraŭfaŝistoj loĝantaj en Belgio kaj la belga popolo la okazintaĵoj de l’ 24. oktobro.
Faŝista policaro regas en Belgio
Multaj italaj malamikoj de l’ karnavala Cezaro estas minacataj de l’ ellandiĝo. Post enkarcerigo de De Rosa sekvantan tagon 31 italoj estis arestataj. La italaj laboristoj konsistigas gravan kontingenton el manlaboristoj en Belgio. Kiel post pluvo kreskas fungoj, tiuj enmigrintoj, tuj post sia alveno, estas enkadrigataj de italaj policistoj, kiuj laŭcirkonstance titoliĝas teknikistoj, ĉeflaboristoj ktp. Tiuj fiuloj estas komisiitaj informi la belgian policon pri la agado de l’ italaj salajruloj. Krom tiu laboro ili plie provokas siajn samlandanojn, kiuj rifuzas amegi Musolini’n. Fame konata en Belgio estis Ĝiakomo Garibaldi, polic-denuncisto. La stabo de tiuj «delegitoj» estas la ambasadorejo en Bruselo. Tiujn faktojn konfirmis la okazintaĵoj de l’ 24. oktobro. La detektivo Mazza, komisiita ŝirmi la princon dum sia vojaĝo, ĉeestis ĉiun juĝan esploron, kiel li mem deklaris al burĝaj ĵurnalistoj. Aliparte la Milana prefekto petas informojn pri la afero, kaj la alveno de l’ policestro de Balozzi estas anoncita. Unuafoje eksterlandaj policanoj partoprenas juĝan enketon.
Politikaj konsekvencoj
La pariĝo de l’ geprincoj belga kaj itala havas kiel ĉiuj reĝaj geedziĝoj politikajn kialojn. Laŭ grava burĝa gazeto ĝi estus la okazo por Belgio partopreni la starigotan latinan unuiĝon, kompense je la anglosaksa k rusa unuiĝoj. Estas konate, ke Belgio ekonomie dependas de siaj najbaroj, armee de Francio, nun police ĝi ricevas ordonojn el Romo: la Cezaro de Karnavalo estas la policestro de Belgio. Kaj venontjare ĝi festos sian centjaran sendependon!
A. V. G. (8100).
LA PROJEKTO DE L’ TRANSSAHARA FERVOJO
Por la kapitalismo la konstruado de granda transsahara fervojo estas konsiderinda ĉefe el du vidpunktoj: la ekonomia kaj la militista. Nin povas interesi en tiu projekto nur la giganta teknika plenumo, kaj la fina rezulto de tiu efektivigo: la plimalgrandigo de l’ spacoj teraj per kreo de rapidaj kaj senperaj komunikiloj, la plifaciligo de l’ homaj interrilatoj.
Ni vidu, al kiaj konsideroj submetas kaj kiel taksas la projekton en ĝiaj detaloj la kapitalistaj efektivigontoj. Ili demandis sin unue, ĉu tiu fervojo entute estus vivpova. Ĝi trapasus dezertegon kaj trovus nenion por transporti: ĝi sekve ne kovrus siajn konstru-kostojn, eble ne eĉ siajn kostojn de ekspluato. Oni respondas, ke aliaj fervojoj trapasantaj dezertajn regionojn egaligas siajn spezojn. Kaj oni citas la transkaspian fervojon, la transaŭstralian, kies trapasata spaco en plene dezerta lando estas proksimume la sama, kiel tiu antaŭvidita por la transsahara, nome 1900 km., kaj eĉ la transsiberian, kiu povas esti komparata, sur iuj punktoj de ĝia trapasejo, kun dezert-fervojo.
Oni atentigas, ke ne multe gravas, ke la transsahara fervojo ne povos envagonigi ŝarĝojn dum la veturo: la esenca afero estas, ke ĝi interligu loĝatajn regionojn, kiuj ambaŭ disponas pri interŝanĝ-varoj. Tio estas fakto, ĉar ĝi kunligus Nordan Afrikon kun la Supra Volta kaj kun Sudano, tio signifas, kun teritorioj loĝataj de respektive 15 kaj 13 milionoj da loĝantoj kaj gardantaj ambaŭ multnombrajn riĉojn ankoraŭ ne ekspluatitajn.
La konstruado de 2000-kilometra fervojo al «Far West»¹ permesis al tiu ĉi regiono intensigi la grenkulturon kaj vendi ĝin je malkara prezo sur la mondmerkato. Sen la fervojo la greno de l’ «Far West» ne ekzistus. La samo okazus rilate al la transsahara fervojo: ĝi signifus malkaran transporton. Nu, fakto, kiu ŝajnas paradoksa, sed kiu klariĝas, — la transportkostoj sur tradezerta fervojo estus malpli altaj ol sur ĉiu alia: envagonigante sur unu ekstremaĵo kaj malŝarĝante sur la alia, sen peraj manipuloj, la fervojo ekspluatas en la plej bonaj kondiĉoj: en tiuj de l’ ŝipegoj, kiuj transiras la oceanon de unu haveno al la alia.
¹ Angle; signifas: «Malproksima Okcidento» (de Usono).
Ne estas certe cetere, ke la Saharo estas tiel malriĉa dezerto, kiel oni kredas: oni konas la karbon de Kenadza, la manganon de Figuig, la ŝtonsalon de Taodeni; la grundo neesplorita ankoraŭ enfermas verŝajne mineralojn: eble kupron, kiel en Maroko, kaj fosforaĵojn kiel en Tunizio.
Estas verŝajne, ke la kreo de la linio, alportante al esence fruktodonaj regionoj la eblon trovi la disvendiĝon de iliaj produktoj (Sudano, kaj speciale la Niĝera Kurbiĝo estas veraj grenejoj) instigus gravan interŝanĝon de varoj kaj vojaĝistoj. La eblo ĝin plilongigi [nelegebla] ĝis la koro de Afriko trans la Ĉad kaj unuigi ĝin kun la fervoja reto de l’ Belga Kongo, estus nova elemento de prospero. Eble ni vidos post kelkaj jardekoj, kiam la tunelo sub la Maniko (fr.: Manche) kaj la tunelo sub la markolo de Gibraltaro realiĝos, Londonon kunligita per fervojo kun Kap-urbo?
Aldonu ni plie, ke la Transsahara fervojo kunliganta regionojn de diversa produktado igas antaŭvidi konsiderindan trafikon. Ĝi estus la unua granda fervojo tradezerta orientata de nordo al sudo, dum la aliaj iras de l’ oriento al okcidento, kunligantaj regionojn samproduktantajn.
Teknikaj malfaciloj kompreneble stariĝas. La unua estas la sablo. Kiel starigi fervojon sur moviĝanta grundo? Sed ni rimarkigu, ke la geografiaj konoj de la plejmulto inter ni estas malĝustaj. La dezerto ne konsistiĝas en sia plej granda parto el sablo, sed el malmola grundo, la «hamada». La diversaj linioj desegnitaj klopodis eviti la sabloregionojn, kaj ili ankaŭ sukcesis en tio. La linio povus esti konstruata preskaŭ sen artefaritaĵoj (la plej grava sendube estus la konstruonda ponto trans Niĝeron). La niveldiferencoj estas sensignifaj, do nenia deklivo, preskaŭ plata profilo: malmulte da terlaboroj farotaj. Tiel bone ke oni esperas tre ĝustan komercvagonaran rapidon de 50 ĝis 60 kilometroj pohore, kun la normala relvojo.
La akvo-demando ŝajnas pli malfacile solvebla, kvankam ĝi nur havas signifon por la suda parto. Oni estos devigata alkonduki per kanaloj akvon de l’ Niĝero. Cetere ankaŭ pluvas sur la montoj de l’ dezerto; krom la konataj akvoprovizejoj oni povos eluzi ankaŭ subterajn tavolojn (ofte salecajn, vere). La transaŭstralia fervojo efektivigis en sia dezerta parto jam la akvo-alkondukon per kanaloj. Oni fine ankaŭ havas aliajn rimedojn por mildigi la malfacilojn, en akvo-liverado, kiel uzon de lokomotivoj kun turbino, kiuj bezonas malmulte da akvo, uzon de maŝinoj hejtataj per vegetaĵa oleo, kiun produktas grandkvante la Sudano.
Oni antaŭvidas la eblon, komencante la laborojn en kvar konstruejoj, ĝin plenumi dum ses aŭ ok jaroj. Oni kalkulas tiel progresi jare je 400 km., utiligante 4- ĝis 5000 laboristojn. Ne necesas diri,
— pàgina 4 —
76 — SENNACIULO
ke tiuj laboristoj antaŭe jam estas elektataj. Ili distingiĝas per sia malkara laborforto. La malfeliĉaj negroj, kiuj jam tiel grandnombre pereis sur la koloniaj fervojaj konstruejoj, liverus novan laboristan kontingenton kaj signus la vojon per siaj kadavroj. Tiu ĉi detalo pri la mortado de l’ laborforto estis konsiderata en neniu dokumento vidita de ni pri la transsahara konstruprojekto.
Resumo laŭ franclingva artikolo de J a k. P e r d ü (Perdu) en la gazeto «Monde».
★
IFA: Interesunuiĝo por laborista kulturo
Ĝi estas nova unuiĝo, kiu festis sian fondiĝon je la 13. oktobro ĉi-jare sub la moto: «Kulturrevolucio kontraŭ kulturreakcio!» La fondiĝfesto okazis en la «Plaza»-salonego antaŭ kelkmiloj da interesuloj. Sekve ĝi trovis bonan eĥon en Berlino.
Ĉiujn parolantojn oni forte aplaŭdis. M a s l o v s k i akcentis la gravecon, ke fine la laborista klaso elpaŝu el sia letargio. Ni ne toleru la burĝan cenzuron. La filmcenzuro furiozas por la interesoj de l’ burĝa ŝtato. Oni malpermesis en Germanio la teatraĵon «Venengaso super Berlino» laŭ leĝparagrafo el la jaro 1896. Nun la burĝoj ellaboras «societ-leĝaron», kio signifas, ke oni povas malpermesi laŭ tio elmontradon de tiuj filmoj, kiuj estas malpermesitaj publike, en internaj rondoj.
Nova leĝo estas pretigata por ŝtata ŝirmo al la dioj. Tial devas sekvi la proleta defendo. Ni devas koncentrigi niajn fortojn, kaj nur tiam estos eble atingi sukcesojn. Hodiaŭ oni prezentas ĉiun fuŝaĵon sub la nomoj «popolteatro, popolarto, popolaltlernejo kaj kulturo». Por ni signifas kulturo ĉion, kio naskiĝas el la proletaj bezonoj de klasbatalo. Ni ne serĉas en la arto forgesadon de la ordinara tago, sed kuraĝigon por la klasbatalo kaj la solidareco.
Nia kulturo kreskas el la keloj, el fabrikoj kaj lukazernoj. La scienco pri la historia materialismo estas la spirita fundamento. Tian kulturon ni volas, tio estas por ni inda vivcelo.
H a n s A j z l e r (Eisler), muzikgvidanto, promesis al la amaso servi per bona muziko. For el la laborista muziko la ekleziajn kantojn! For la grandan fuŝadon, ni prezentu nur bonkvaliton! Dum la lasta jaro la regno fordonis 15 milionojn da mk. g. por konstrui la ŝtatan operejon. Kian utilon ni havas el tio? Nia muziko plenigu la programmankon ĉe laboristaj festoj per bonaj kaj klasaj ludaĵoj.
O t t o N a g e l parolis en la nomo de la revoluciaj pentristoj. Ni subtenas, li diris, la liberigan batalon per krajono kaj peniko en senco de Henriko C i l e (Zille). Kurt K l ä b e r deklaris la subtenon de la literaturistoj, kiuj rekrutiĝas parte el intelektuloj, parte el fabriklaboristoj. Ne unu vorto havas valoron, se ni mem ne staras en la batalo. Oni malpermesis niajn librojn. Longe ni staris izole, sed nun ni iros kune antaŭen. Intima kunlaboro kun la ruĝa gazetaro necesas en la senco de Karlo Marks kaj Lenin.
Ervin P i s k a t o r sciigas pri la perforto al la radio fare de la reakciuloj. Sur la kampo de l’ teatro ni baziĝas sur marksismo. Sed nenio povas persisti sen la kritikanta proletaro. Tial ne en burĝa teatro, sed nur ĉe ni mem estu interpretataj verkoj de nia propra tendenco. (Ĉiam granda aplaŭdo.)
Poste la diversaj grupoj montris belajn tendencajn ludojn. La «ruĝa paroltubo» satiris pri la Sklarek-korupt-afero en la burĝa respubliko germana¹. Eriĥ V a j n e r t (Weinert), la plej konata Berlina poeto, deklamis kaj ricevis kiel ĉiam bruegan aplaŭdon. La orkestro sub gvidado de Ajzler ludis bonege.
La tuta prezento montris la forton de laborista klaso aganta komune. La arto je la servo de nia tendenco! La arto devas montri la klasdiferencojn kaj fortigi nin por plua batalo!
M a i e r G u s t l (3257), B e r l i n.
¹ Koruptafero ĉe la Berlina magistrato.
★
Malsatstriko de politikaj enkarcerigitoj en Hungario
Depost 1925 pli ol 200 politikaj arestitoj troviĝas en la diversaj karceroj de Hungario. Junaj K-doj, kiuj laboris, propagandis kaj batalis kontraŭ la reakcio, kiuj pretendis, ke anstataŭ intertraktoj kun registaro kaj burĝoj, oni gvidu la laboristan movadon sur la klasbatalan kampon. Ilia sola kulpo, ke ili kuraĝis alten levi la ruĝan standardon kaj ke ili intencis deflankigi la laboristojn de tiu vojo, kien la servantoj de la kapitalismo per ruzaj promesoj allogis ilin.
Unue ili estis terure batataj en la policejo. Kaj nun, kiam ili estas en la karcero, denove ili estas turmentataj:
MERSINA¹
Tropika venteto susuras ĉirkaŭ la kabanoj, formintaj vilaĝon aŭ eĉ urbon. Montkonata estas la danĝera klimato, sed ĉi tiun la loĝantoj ne plu konsideras; ŝajnas nur, ke la fremdula sano estas minacata de tieaj malamikoj, kiaj estas malario, febro kaj malgrandaj kuloj, nomataj «moskitoj». Du minaretoj superstaras la en vesperan krepuskon vualitan urbon. Trankvilo regas, interrompita de la du preĝistoj blekadantaj sur la du minaretpintoj, kaj de knaretado de veturantaj veturiloj, interligantaj la urbon kun la stacio. Unu el la strangaj fiakroj ni uzas por atingi la centron de l’ urbo Mersina. Malluma nokto ne permesas rigardon sur la renovigendan straton, kiu cetere kaŭzas ofte ŝanceliĝon ĝis eta senkonsciiĝo. Per 50 piastroj (ĉ. 0.30 dol.) ni pagis tiun spektaklon ĝis la rekomendita hotelo «Maarif». Dulita ĉambro, je nia dispono por du noktoj kaj unu tago, de sur balkono donas al ni perspektivon trans la mediteranean maron, kies muĝado kaj plaŭdegado ĝenas la dormanton, dum la ondegoj ĝisatingas preskaŭ la murojn de l’ hotelo. Por esti sekura kontraŭ pikoj de moskitoj, la litoj estas ĉirkaŭitaj de blanka gazo, kiu alkondukas al la dormanto sufokan aeron, ofte atinganta varmegon de proksimume 35 gradoj laŭ Celsius. Post terura sendorma infera nokto, akompanita de mara ondfrapego senĉesa, preĝisto sur proksima minareto per stranga kantado indikas la kvaran matenan horon. Trankvileco, matena krepusko kaj subita ekapero de la matenlanda suno, ridetanta al ĵus vekiĝintaj loĝantoj, kiuj elektis la noktan ripozejon sur iu tegmento aŭ alta ŝtona plato apud la marbordo… Vagantaj hundoj serĉas, traesploras la rubamasojn, amasigitaj la pasintan tagon, kelkfoje trovas ostopecon. Ankaŭ la fiŝkaptado komenciĝas frumatene. Demetinte la ofte memproduktitan larĝan drappantalonon, tenante per ambaŭ manoj reton fiksitan sur fera aŭ ligna ringo, juna turko vadas ĝis la kolo en la frenezigaj marondoj. La stratoj iom post iom vigliĝas. Kriado de akvo- aŭ melon-vendistoj, kraketado de veturiloj, fajfegado de ŝipsirenoj, indikantaj la alproksimiĝon de pezaj ŝarĝŝipoj, estas la unua akto de ĉiutaga komedio. Spiregante la ŝarĝportistoj en la kotonmagazenoj surdorse trenas la pezajn kestojn kaj sakojn. Tiu ĉi estas la uverturo de banala ĉiutaga opereto de mahometano, kiu estas aŭ tre laborema aŭ kuŝas en la stratfosaĵoj sub ombraj arboj. Li estas kontenta, ĝui la liberan naturon malmultekostan. Je la 7-a matene la pordoj de l’ metiejoj malfermiĝas. Videbliĝas niĉoj plenaj da sufoka aero kaj haladzo. Ne pli ol unu aŭ du personoj trovas en ili lokon por labori. Legombazaroj unu apud alia, kelkfoje ankaŭ kafejoj, en kiuj la mallaboremaj turkoj aŭ armenoj sidaĉas, skizas tiun strangan strattipon. Azenoj ŝarĝitaj per transporteblaj dormejoj paŝon post paŝo trotetas laŭ la en kamparon kondukanta strato. Laŭ la malrapida marŝtempo oni divenas, ke jam frumatene la varmiga suno kaŭzas inertecon al bestoj kaj homoj. Tutaj familioj kun infanoj, ŝtupigitaj kiel orgenaj tubaroj, estas transportataj sur dorsoj de azenoj. Kurbigitaj lignaj palisetoj, nepre necesaj por konstruado de tendoj aŭ kabanoj en la kamparo, ofte ne mankas. Por ni eŭropanoj tiuspecaj aspektoj estas tre interesaj. Funda esploro de la urbaj cirkonstancoj rezultigas la plej malagrablajn konkludojn. Peniga estas la vivo por la ĉi tiea popolo. Nur parteto povas konvene kontentigi sian vivbezonon. La plej granda parto apartenas al laborula tavolo. Portilojn sur dorsoj, la laboristoj frumatene jam komencas treni la pezajn ŝarĝojn. Malabunda manĝo,
¹ Urbo en Malgrand-Azio, havenurbo en golfo de Mersina.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 77
Malbona manĝaĵo, manko de promeno kaj aero, — por ne paroli pri la naturaj deziroj de ilia korpo — rapide subfosas ilian sanon. Grave ili malgrasiĝis. Iuj perdis 5 — 7 — 12 kilogramojn, eĉ K-do Rákosi perdis 18 kg. de sia korpa pezo. Pli malpli ĉiu kaptas tuberkulozon, ftizon. Ili ne povas korespondi sen cenzuro. Ili ricevas librojn nur de burĝaj verkistoj. Fumi ne estas permesata, same ne la hejma manĝaĵo. Ili estas apartigataj en opaj ĉeloj. Komence, antaŭ ol la prokuroro priaŭskultis la arestiton, nek libron havi, nek kun la advokato paroli estas eble. Ĉi tio daŭras dum 4—6 semajnoj, kio dependas de tio, kiom da personoj estas implikitaj en unu afero…
Kaj nun, kiel vekrio sonas al ni: La politikaj enkarcerigitoj, la K-doj malsatstrikas! La lastan kaj plej teruran rimedon ili uzas por ŝanĝi la nunan situacion: Ili ne manĝas! Prefere ili malsatmortas ol esti en tia stato! Ilia deziro ne estas granda. Ili deziras: 1. korespondi sen cenzuro; 2. enirpermeson de libroj, revuoj kaj gazetoj; 3. enporti hejman manĝaĵon; 4. permeson de fumado; 5. ke la politikaj enkarcerigitoj povu libere interrilati inter si.
Ilia vekrio devas aŭdiĝi trans la landlimoj kaj devas eĥi en la koroj de ĉiu klaskonscia K-do!
K-doj el ĉiu parto de la tero! Protestu ĉe la hungara registaro pro la turmento al niaj K-doj! Sendu telegramojn, protestleterojn, por ke la reakciuloj vidu, ke inter la proletoj regas solidareco kaj kolektivsento! Venu amase la protesto! (5418)
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»
SCIENCAJ ESPLOROJ EN ARKTA LANDO
Dum multaj jardekoj jam scienculoj, maristoj, romanistoj, komercistoj fantaziis pri la ne-ĝisatingebla punkto en arkta nordo. Ŝipoj el multaj landoj direktis sin tien, norden, por submeti al la homo la misteran, grandspacan polusan regionon. Kaj tre malmultaj ŝipistoj, foriĝintaj norden, denove ekvidis la kontinenton. Sub la kruela premado de l’ glacimasoj krakis feraj ŝipkorpoj, glaciaj montoj disrompis la mastojn, ventegoj pelis la ŝipojn en nekonatajn glacidezertojn, kie la homoj pereis pro malvarmo, skorbuto kaj teruro en la arkta nokto.
Tamen homoj volas ekscii ĉion; persiste ili laboras ĉiujare per ekspedicioj por venki la poziciojn de l’ Arkta lando. Nun estas instalita sur la tero nomata «Franc Jozefo», sovetia kolonio, plej oportuna bazo por sciencaj esploroj en latitudo de 81 gradoj, kaj kelkfoje per radio flugas meteorologiaj informoj al la kontinento.
Ne ĉiu scias, kiom da viktimoj kaj embarasoj sekvis la malfermon de l’ tero «Franc Jozefo». En la okdekaj jaroj de l’ lasta jarcento la konata rusa anarkisto kaj scienculo Petro Kropotkin prezentis al Rusa geografia societo sciencan raporton, en kiu li skribis: «Al mi ŝajnas, ke ne nur sola insularo de Ŝpicbergen tenas egajn masojn da glaciaro, kiuj okupas spacon de kelkaj miloj da kvadratkilometroj kaj troviĝas konstante en la sama stato inter Ŝpicbergen kaj ‘Nova Tero’ (Novaja Zemlja). Ĉu tiu cirkonstanco ne donas al ni la rajton opinii, ke inter la insuloj troviĝas iu alia ne eltrovita ĝis nun tero, kiu etendiĝas norden pli malproksime ol Ŝpicbergen kaj tenas la glaciaron?» Kropotkin jam tiam petis caran registaron sendi al la nordo ekspedicion por ekprovi malkovri la nekonatan teron. Sed la tiama registaro pli multe pensis pri monopola profito ol pri ekspedicio scienca kaj rifuzis asigni por scienca progreso la necesajn sumojn.
Estis la aŭstria registaro, kiu unue forsendis ekspedicion en jaro 1872 por esplori tiujn regionojn de l’ glacia oceano. En senluma arkta nokto la gvidantoj de l’ ekspedicio Vajpreĥt kaj Pajer travivis 130 tagnoktojn. Dum duonjaro ili ne senvestiĝis por esti pretaj ĉiumomente laŭ alarmo forlasi la ŝipon. Post travintrado ĉesis la premo de l’ glacio kaj ili povis moviĝi norden. Subite ili ekvidis antaŭ si la promontoron, kiun ili nomis laŭ sia imperiestro «Tero de Franc Jozefo». Ĉar ili restis pluan vintron, ili sukcesis fari la unuajn valorajn esplorojn.
La nunjara Sovetia arkta ekspedicio daŭrigis la laboron de l’ aŭstria ekspedicio. Ĝi laboras en tiu regiono, kie tiom multaj ŝipoj de kuraĝaj ekspedicioj pereis. Fr. Nansen tie travintris kun sia «Fram» de 1893/94; en 1899 pereis tie tri ŝipistoj de itala ekspedicio, kiu perdis ankaŭ sian ŝipon «Amerika». Verŝajne sur tiuj bordoj pereis la rusaj ŝipoj «Anna» kaj «Herkules», serĉantaj la «grandan nordan vojon». En 1912 kvar ekspedicioj al nordo, tri rusaj kaj unu germana, finiĝis per plena aŭ parta katastrofo. En j. 1912 la ŝipo «Foka» sub gvido de G. Sedov direktis sin al
konsistanta el tomato kaj tritika pano, estas la preskaŭ ĉiutaga nutraĵo. Per unu mano la panon kaj per dua la tomaton tenante, englutas la laborbesto, kiel oni la kompatindulojn prave rajtas nomi, kaŭrante sur kesto per krucumitaj kruroj, sian maten- aŭ tagmanĝon. Modesta estas tiu speco da homoj en suda oriento de Malgrand-Azio, dum la fremduloj kaj riĉaj loĝantoj konsumadas la plej delikatajn palatoplaĉajn manĝaĵojn. La organizaj institucioj en tiu ĉi lando kaj mondparteto por laboristo per armea potenco estas malhelpataj. Militarismo estas ŝtate subtenata kaj la soldatoj, pro varmega temperaturo kaj sunbrilego unuflanke kaj pro vegetara nutraĵo aliflanke, estas ofte la fokuso de abomenaj strathistorietoj. Nur tro ofte la vizitanto de Mersina havas okazon, rigardi en la stratoj svenantajn soldatojn. Genufleksante ili malleviĝas teren, ĉar febro aŭ malario atakas la eluzitan korpon. Unu momento sufiĉas por kaŭzi kompaton ĉe rigardanto. Sed la enigmo estas facile solvebla. Tiuj estaĵoj ja nur estas homidoj devenantaj el la subhoma vivnivelo. Ilia trajto perfidas la psikozon. La tuta korpo ŝajnas esti vivanta kadavro. Ĉu la okuloj, rigardantaj el la orbitoj, indikas al preterpasanto internan kontentecon aŭ vivĝojon? Estas homa estaĵo apenaŭ 21-jara, al kiu la mondo alportis ĉagrenon, kaj finfine malamon inokulitan per siaj seniluziigitaj proksimuloj samsuferantaj. Ĉio tio estas la laŭroj de kelkcentjara tradicio alproprigita de tiu ĉi malklera homaro. Freneza komedio sterniĝas antaŭ niaj okuloj, sed tiu ĉi eltranĉo el la havenurbo Mersino estas kronita per kruela karcero. Fortikaĵsimila ĝi staras en la urbcentro, la krudaj muroj divenigas, ke ĉi tie loĝadas la mizero. Kelkminuta esploro de tiu surtera infero liveras kontentigan diagramon. Apud la larĝa pordego gardostaras per tika¹ uniformo vestita soldato. Unuamomente ŝajnis, ke li estas krimulo, kondamnita je dumviva restado inter tiuj muroj kruelaj. Sed li prezentas la Antaŭludon al diabla komedio. Preskaŭ svenante mi staras subite en la interna ejo de tiu ĉi giganta konstruo. Antaŭ miaj okuloj prezentiĝas kortuŝa dramo. Feraj stangoj, konvulsie ĉirkaŭkroĉitaj de centoj da malgrasaj fingroj, trankviligas la potenculojn, ke al tiu hombesto, kiu en ĉi tiu karcero vivaĉas, ne brilas la favoro forkuri el tiu ĉi infero. Mucida haladza aero, premega sufoka varmego eligas al kompatindulo en la kaĝego malantaŭ la krado petegajn kriojn pro guto da akvo aŭ panero. En tiu ĉi momento eĉ ŝtonoj moliĝus, sed la leĝo fieras pri tiaj heroaĵoj. Ĝi ne volas cedi antaŭ eksterlandaj institucioj tiuspecaj. Nur kelkajn paŝojn de la karcero estas la policejo «polis merkeze». Dua akto de nia dramo ekprezentiĝas. Tamen ĝi estas pli tolerebla. La teretaĝo estas disponigita al subaj policoficistoj, dum la unua etaĝo apartenas al pli aŭ plej altrangaj oficistoj. Jen estas preskaŭ ĉiu pordo sieĝata de kaŭrantaj mizeruloj atendantaj siajn pasportojn. Pacienco al tiu homspeco ne devas manki, ĉar ofte la pasportprocedo daŭras horojn aŭ eĉ tagojn. Eĉ sian vivon en tiuj oficistaj ejoj oni riskas, ĉar la policistoj purigas kaj oleumas siajn revolverojn kaj pafilojn ĉi tie. Dum en meza kaj okcidenta Eŭropo la laboristaro luktadas por sufoki la kontraŭlaboristan batalojn, la laboristo en Malgrand-Azio obeas al ordonoj de militemaj turkaj strategoj, kies celoj estas, firmigi la nunan malkleron kaj malebligi al laboristaro prosperadon kaj klerigon. La eŭropa laboristaro ne forgesu subteni siajn fratojn en oriento: Nur komuna batalo gvidos al venko de l’ tutmonda proletaro.
Josef Zink, SAT-ano 9437.
(Kolektitaj vojaĝimpresoj de nunjara forpermesa vojaĝo.)
¹ Tiko = teksaĵo kun duobla fadenaro.
— pàgina 6 —
78 — SENNACIULO
arkta lando, sed la kuraĝa esploristo ne sukcesis pro ŝippereo en tiu jaro atingi la teron «Franc Jozefo»; nur jaron poste li trafis tien. La ŝipanoj suferis je skorbuto kaj pro la malvarmego. Sed Sedov ne rezignis atingi la Nordan Poluson. Kvankam malsana, li piediris kun du ŝipanoj en direkto al la poluso. Sed dumvoje li mortis sur la promontoro Brodok, ĉe la nordparto de l’ tero Rudolf. Tie, kie mortis la unua akompananto de Sedov, ĉe insulo Guker, enbordiĝis nia Sovetia arkta scienca ekspedicio. Kaj sur la arkipelago de «Franc Jozefo» estis komencata la konstruado de l’ unua plej norda Sovetia kolonio.
Aleks. Erjuĥin (9682) (laŭ «Pravda Severa»). Resumo.
★
Kelkaj faktoj pri Hindio
Kvankam la unuo konata sub la nomo de l’ Hinda Imperio, regata depost 1876 de Granda Britio, ĝenerale estas konsiderata kiel unuo de l’ geografia vidpunkto, ĝi tamen estas dispartigita, de l’ politika vidpunkto, je du tre distingaj partoj: la Brita Hindio, entenanta 2 834 237 kvadrat-kilometrojn k 247 milionojn da loĝantoj, k la aŭtonomiaj hindaj Ŝtatoj, reprezentantaj areon de 1 841 571 kvadrat-kilometroj k loĝantaron de 72 milionoj da personoj, laŭ la nombroj de l’ popolnombrado en 1921. La reĝimo de tiuj du partoj de Hindio ne estas identa, precipe de kiam Anglio, sub la premo de la amasoj, anoncis, en 1919, sian intencon realigi «la disvolvon laŭgradan de memregado (angle: self-government) kun la celo starigi iom post iom respondecan registaron en Brita Hindio, kiel konsistparto de l’ Brita Imperio» (Hinda Registara Akto, 1919, antaŭparolo).
La hindaj princoj, kiuj regas sur proksimume triono de l’ teritorio de la duoninsulo, k kiuj estas en nombro de 562, restas sendependaj de tiuj ĉi projektoj de «demokrata» reformo; iliaj rajtoj k privilegioj kiel aŭtonomiaj regantoj estas al ili «garantiitaj» de Anglio. Parte por permesi al ili grupiĝi k validigi siajn rajtojn, estas starigita, sekve de la konstituciaj reformoj de 1919, Ĉambro de princoj en Delhi en j. 1921, flanke k ekster la centra parlamento (vicreĝo, Ŝtatkonsilantaro kaj leĝdona Kunveno) komisiita regi super Brita Hindio.
[REKLAMO p.6] Havinda eldonaĵo de SAT estas Prologo — Poemaro originala de E. Mihalski — 64 pĝ. kun titolbildo — Ĉiu homo travivas horojn, en kiuj li serĉas konsolon aŭ emas revi k satiĝi en dolĉa revado. Bela poezio estas mirinda satigilo. La lirikaj poemoj de Mihalski, en sia literatura formo senriproĉaj, meritas esti en la manoj de ĉiuj poezi-amikoj. — Prezo: 0.70 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
EKONOMIAJ NOTOJ
La industriiĝo de Turkio
La nacia Kunveno turka decidis antaŭ ioma tempo difini krediton de 18 milionoj da turkaj funtoj (9 milionoj da dolaroj) por la kreado de pez-industrio. Tiel oni preparas sin efektivigi projekton, kiun oni planas jam de pluraj jaroj kaj kiu antaŭvidas la konstruadon de fandfornegoj, ŝtalfabrikoj kaj lamenigiloj proksime de Angora.
Turkio posedas la necesajn materiojn: ĝi havas ŝtonkarbajn tavolojn sur la bordoj de la Nigra Maro kaj fermineralojn en Anatolio. Fervojoj, parte konstruataj kaj parte projektitaj, certigus la provizadon de tiuj ĉi entreprenoj per brulŝtofo kaj ferminaĵo. Sed ankoraŭ oni devus fari ekspluateblaj tiujn tavolojn, havigante al si la tutan ilaron nepre necesan por la minindustrio.
La realigo de tiuj projektoj alportos grandegajn mendojn al la eŭropa industrio, kiu ĵetas sin de nun sur tiun ĉi novan disvendejon. Ĉiuj instaloj, ĉiuj maŝinoj, la tuta ilaro devas veni el eksterlando. Oni diras, ke la turka registaro jam intertraktas kun germana kartelo, en kiu partoprenus ankaŭ la fama A. E. G. (Elektra Kompanio), kiu antaŭ du monatoj transdoniĝis al la usona kapitalo.
Por tiu ĉi entrepreno de giganta amplekso oni bezonas samtempe monkapitalon kaj materi-kapitalon (maŝinojn ktp.). Unu kaj la alia estos liverataj de la industriaj landoj, kiuj trovos tiel la eblon investi la kapitalojn, kiujn ili ne povas eluzi profitdone ĉe si mem, kaj samtempe la okazon sendi en novlandon la produktojn de siaj industrioj ĉe manko de vendmerkatoj.
Tiu ĉi ago kapablas moderigi la momentan malviglecon de l’ eŭropa ekonomio. Sed en iu tago, kiam la novaj fabrikoj ekfunkcios, ili leviĝos kiel timindaj konkurantoj fronte al la eŭropaj entreprenoj, kiuj donis al ili la vivon.
En la aŭtomobila industrio
Kontrakto estas subskribita inter la reprezentanto de Ford kaj la urbestro de Kolonjo (Köln), koncerne al konstruado de fabriko sur la maldekstra Rejnbordo, norde de Kolonjo. Ford forlasos siajn munt-laborejojn de Berlino kaj instaliĝos definitive en Rejnlando. La nova fabriko ne kontentiĝos per muntado de pecoj importitaj el Usono, sed ekplenumos mem la konstruadon de veturiloj. Tiele Fordo preparas sin ekspedi siajn produktojn en Centran kaj Orientan Eŭropon. Kolonjo estas cetere sufiĉe bone lokita por faciligi la invadon al la merkatoj belga, franca kaj nederlanda per la Ford-veturiloj. Krome oni devas atendi seriozan batalon inter Ford kaj la Opel-fabrikoj (vasaliĝintaj al General Motors) en la interno de Germanio.
La formiĝo de granda koncerno de l’ ĉeĥoslovaka aŭtomobil-industrio estas ankaŭ hodiaŭ plenumita afero. Temas pri konvencio instiganta la intiman kunlaboradon de tri grandaj aŭtomobil-produktantaj societoj: la fabrikoj Skoda, la societo Ĉeskomoravska Kolben kaj la armilfabriko de Brno, sub la kontrolo de unu el la plej grandaj bankoj de Ĉeĥoslovakio, la Zivnostenska Banko. Tiu ĉi giganta koncerno, kiu ampleksos la tutan aŭtomobilfabrikadon de l’ lando, ekkomencos la raciigon de ĉi tiu industrio en la nacia skalo.
La tri societoj, konsistigantaj la novan koncernon, «kompletigas» siajn entreprenojn, alligante al si pli malgravajn fabrikojn aŭ akirante akciojn de aliaj societoj por superregi ilian agadon. Tiel la Ĉeskomoravska «partoprenas» ĉe la municifabrikoj Roth en Presburgo (Bratislava), Skoda «partoprenas» ĉe la armilfabrikoj de Brno (Brünn) kaj Adamstal. La Brno-a armilfabriko kaptis la aviadil-konstruajn fabrikojn Letnan.
Sed oni planas jam pli intiman kunlaboradon inter ĉiuj aŭtomobilfabrikoj de Eŭropo. Jena informo aperis antaŭ kelkaj tagoj en la gazetaro: «La delegitoj de l’ germana aŭtomobil-industrio, revenintaj de Parizo, kie ili ĉeestis la kunvenon de aŭtomobil-konstruantoj de Eŭropo, deklaris al la Berlina Tagmeza Gazeto, ke temis en la Parizaj konversacioj pri kontaktiĝo inter la ĉefoj de l’ granda aŭtomobilfirmoj de Eŭropo, kun celo prepari la vojon al eŭropa kartelo de aŭtomobilfabrikantoj. La traktadoj bone envojiĝitaj, estos daŭrigataj je nedifinita dato.»
L. Lora.
★
EL USONA TAGLIBRO
Preskaŭ ĉiutage dum oktobro oni povis legi en ĵurnaloj pri komunisto aŭ sindikat-organizanto bategita kaj en komerca parto: «Pli granda Trusto». «Firmoj formas Kombinegon»… Plejparte la sindikatestroj nur fanfaronas pri la kvanto da bankuvoj, da aŭtoj uzataj de la kompare bone salajrataj metiistoj. Proksimume nur 3 el 30 milionoj da laboristoj aniĝis al sindikato. La socialista Partio nombras 12—13 000 kaj la Kom. Partio 14—16 000 membrojn pro ĵus okazintaj dividoj kaj eksigoj. La IWW estas nur ombro kompare je sia antaŭa forto. Komenciĝas penoj starigi Labor-Partion laŭ la brita modelo. Sed ĝis la iluzio pri ĝenerala prospero iom malaperos, la laborista movado haltos. Nuntempe ankaŭ la laboristo, krom aŭto kaj bankuvo, povas posedi akciojn kaj tiel «demokratigi» la industrion. Dum la somero la spekulacio saltis ĝis la ĉielo, sed en oktobro la «ursoj» (idiomo por la homoj, kiuj volas igi vendi la akciposedantojn, kontraŭe al la «bovoj», kiuj perkorne supren ĵetas la akcioprezojn) profitas el kurz-falo dum unu tago en valoroj de 5 dolar-miliardoj! Kompreneble la trustestroj kaj la bankestroj havas fidindan informon; la laborista akciposedanto timiĝas kaj vendas je perdo.
Korekto. En n-o 265, pĝ. 58, 1-a kol., lin. 30 de malsupre, legu «tuton» anst. «tutan».
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 79
SENNACIULA EDUKISTA PAĜO
N-o 2 — Sub kontrolo de SAT-edukista sekcio. — Redakci-adreso: M. Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans (Loiret), Francio — N-o 2
SAT-EDUKISTA INFORMSERVO
De nun aperos regule nia «Sennaciula Edukista Paĝo» ĝis kiam la SAT-edukistoj havos sian propran organon sub SAT-kontrolo. Nia celo estas duobla:
Doni al ĉiuj niaj SAT-K-doj plej popularforman aktualan materialon pri edukado kaj avangarda edukista movado represigeblan sur ĉiuj laboristaj gazetoj.
Instigi la SAT-edukistojn kunlabori per sendo de dokumentoj kaj tiel ilin pretigi al partopreno en la vasta informado jam komencita de Tutmonda Esperantista Pedagogia Servo (TEPS en manoj de SAT-anoj) kaj forte disvolviĝonta per kreo de la «Sennacieca Pedagogia Revuo«.
Pro ekzisto de la «Soveta Pedagogia Revuo«, kiun ni varme rekomendas (sin turni al K-do Lerchner por abono) kaj pro publikigo de specialaj kajeroj de «La Nova Epoko» pri soveta lernejo, ni preferas artikolojn el nesovetaj landoj. Ankaŭ tre dezirata estas materialo prieduka tradukita aŭ verkita de needukistaj SAT-K-doj.
Marcel Boubou.
RUĜA FLAGO EN PREĜEJO
En laborista provinco Kajdaki staras, konstruita per mano de laboristoj Brjanskaja preĝejo. La laboristojn oni devigis doni 1% el salajro por konstruadi ĝin. Tio ĉi okazis antaŭ 16 jaroj. Tio ĉi estis en malnovo. Dum ĝia inaŭguro ĉeestis mem caro Nikolao la II-a. Nun 23 000 laboristoj de fabrikoj je nomo Petroka kaj Lenin postulis ĝian fermon, ĉar ĝi estis kulturejo de malklero, malkulturo kaj kontraŭ revolucio. Ukrainia Centra Ekzekutiva Komitato kontentigis ilian peton. La preĝejo estas fermita. Krucoj estas rompitaj. En ĉefa kupolo flirtas ruĝa flago. En la preĝejo oni faris ekspozicion pri sukcesoj de ukraina metalurgio. Dum amaskunveno ĉe fermo de la preĝejo ĉeestis miloj da laboristoj, studentoj, infanoj, elpaŝis multe da maljunuloj-laboristoj, kiuj konvinkiĝis pri malutilo de la preĝejo. El sonorilejo aŭdiĝis muziko de l’ «Internacio». Tio ĉi estas ankoraŭ unu venko en fronto de kulturo!
Viktoro Kopejkin.
Kontraŭ la kadavro-kulton
Mi deziras, ke en nenia okazo, ĉu proksima, ĉu malproksima, k nenial ajn, oni faru antaŭ mia kadavro ceremoniojn kun politika aŭ religia karaktero; mi konsideras, ke la tempo elspezata por prizorgi mortintojn estus pli bone uzata por plibonigi la staton de vivantoj.
El la Testamento de Francisko Ferrer.
PRI INFANA MANLABORO
Post liberiĝo de l’ laboristaro en Rusio la soveta registaro tute rekonstruis la lernejojn, aliigis sistemon kaj metodojn de instruado. Nun ne plu regas skolastiko en klerigado kaj edukado de l’ infanaro. Soveta lernejo tre proksimiĝis al realeco, al vivo. «Laboro», «Socio», «Naturo» — jen estas bazo de lernado. «Laboro» estas ĉefa, forta fundamento. Sen laboro ne povas esti vera lernado. Tial multaj lernejoj estas fiksataj al fabrikoj, laborejoj (kunligataj kun ili en sia laboro). Vilaĝaj lernejoj estas forte kunligitaj kun kamparana laboro. Plej forte pravigas la nomon «Laborlernejo» tielnomataj «FZS» (fabrik-laborejaj sepjaraj laborlernejoj), da kiuj ekzistas en tuta Sovetio 23. Ĉiujare ĝia nombro pligrandiĝas.
[BILDO p.7 | 35,26,68,47] Foto de klasĉambro dum manlaboro: infanoj sidas kaj staras ĉe labortabloj; sur la muroj kaj bretoj pendas ekspoziciaĵoj — modeloj de aeroplanoj, ventmueliletoj, ŝaktabuletoj.
Tiu ĉi foto montras kvaronan parton de 2-a klaso dum manlaboro. Sidantoj tranĉas kartonon. Sur la muroj pendas ekspoziciaĵoj: birdodometoj, modeloj de aeroplanoj, ventmueliletoj, ŝaktabuletoj ktp. (urbo Krjukov — apud Dnepro)
Nia sepjara fabrika lernejo (FZS) estas kunligita kun vagona metiejo. Por I., II., III., IV. grupoj (aĝo de gelernantoj: 9, 10, 11, 12 jaroj) estas organizita universala metiejo, en kiu la gelernantoj faras kartonaĵojn, lignaĵojn, feraĵojn, ili tranĉas, boras, gluas, najlas ktp. Infanoj de 5., 6., 7. klasoj (aĝo 13, 14, 15 jaroj) praktikas manlaboron en vagona metiejo) laŭ du fakoj: ligna kaj fera (lignaĵista kaj serurista).
La manlaboro estas forte kunligita kun plana lernlaboro. Ĝi estas fundamento de ĉiu lernado. Fiziko, matematiko, lingvo k. a. fakoj helpas al ĝi. Infana laboro tute ne celas konstrui bonan objekton por poste vendi ĝin aŭ uzi. Ĝi celas nur eduki infanan scipovon por laboro, kiun naturo metis al ĝi de naskiĝo, eduki kiamanieron (metodon) de bona kaj vera konstruado de tiu aŭ alia objekto. Krom tio ĝi celas helpon al instruistaro ekscii infanan profesian orientiĝon (elekto, difino de infana profesio).
Ĉar tiu ĉi lernejo edukas infanojn de laboristoj (plimulte) de vagona metiejo, realigo de produktado estas difinita: plimulto da gelernantoj eniras pli superan fabrik-laborejan lernejon «FZU» (por 16 ĝis 20-jaruloj), en kiu ili pli perfektiĝas je sia profesio, ricevas rangon de kvalifiko kaj eniras fabrikon kiel plene kvalifikitaj kaj edukitaj gelaboristoj. Malplimulto el ili eniras aliajn profesiajn lernejojn — medicinan, instruistan, komercan ktp., ĉar dum 7-jara lernado ili tute ne havis sukceson en manlaboro pro sia malbona korpa sano aŭ deziro havigi al si intelektan laboron (ne manan).
G. Babejkin.
BATALAJ FLANKOJ DE SOVETA LERNEJO
La nova instrujaro 1929—1930 antaŭenigas, kiel plej batalan linion por soveta lernejo, pliatentigon al demandoj de klasbatala komunista edukado kaj al plia kunproksimiĝo kun ĉirkaŭanta vivo.
Konkrete ĉi tiuj taskoj esprimiĝas en jeno:
Kontraŭreligia infanedukado kaj batalo kontraŭ religiaj superstiĉoj, kredoj inter loĝantaro.
Internacieca infanedukado kaj batalo kontraŭ nacia «ŝovinismo» inter loĝantaro.
Laboreca edukado, perlabora preparo de l’ infanoj al vivo kaj agronomiigo de l’ lernejo.
Kolektiveca edukado kaj organizado de l’ infanoj per por-sociutila laboro, helpanta al solvo de taskoj, kiuj staras antaŭ la laborista klaso kaj soveta registaro. En nombro de ĉi tiuj taskoj fundamentaj estas:
a) suprenleviĝo de rikolto; b) industriigado de nia lando kaj kolektivigado de l’ kampara mastrumado; c) militdefendo de USSR.
Kunproksimiĝo de lernejo kun la reganta partio, komsomolo (Komunista Junulara Unio) kaj pioniroj.
Organizado de porpedagogia propagando inter loĝantaro kaj plibonigo de laboro kaj vivmaniero de infanoj dome (precipe tio koncernas infanojn de vilaĝana malriĉularo), plibonigo de infana materia kaj jura stato.
Ĉiuj tiuj taskoj, prilaboritaj dum aŭtunaj instruistaj konferencoj eniras en jarajn orientigajn planojn de ĉiuj lernejoj en USSR por 1929/30 kaj estos pli ol antaŭe atentataj.
A. B. Ŝatalov.
— pàgina 8 —
80 — SENNACIULO
[BILDO p.8 | 14,7,92,13] Ornamita titolkapo «Esperanto-Servo» kun desegnitaj figuroj kaj ornamaĵoj ĉe ambaŭ flankoj.
Esperanto-Servo
N-o 7 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 14. Novembro 1929
EL RUMANIO
Strik-malvenko en la vagonfabriko «Astra» en Arad
(Esperanto-Servo.) Post 8-semajna striko la laboristaro de la vagonfabriko «Astra» en Arad la 21-an de oktobro devis rekomenci la laboron. La striko estis malvenka, kvankam la laboristaro komence esperis al plena sukceso. Sed la direktoraro uzis ĉiajn rimedojn, por malsukcesigi la strikon. Kunvenoj ne estis permesitaj; du K-doj de la strikkomitato, kiuj ĉiumatene postenis sin ĉe la fabrikpordego, estis arestitaj, ĉar ili provis konvinki la strikrompintojn pri sia perfida rolo. Inĝenieroj venis al laboristoj, por voki ilin al laboro… Kiam ĉi ĉiuj rimedoj ne sukcesis, oni venigis laboristojn el «Regat» (malnova rumana regiono) k el proksimaj vilaĝoj. Sed nur troviĝis malmultaj strikrompantoj, kiuj liveris plej parte fuŝ-laboron. Tamen finfine la laboristaro devis cedi sen sukceso, ĉar la direktoraro «interkonsentis» kun la fabrika enket-komitato, kiu pro iuj kaŭzoj perfidis la strikon. Tiu tiom esperplene komencita striko instruas al la laboristaro, ke tuj ĝi devas elekti pli fidindan enketkomitaton k estonte pli atenti ties agojn! Ni tamen ne malesperas…
SAT-ano 15 080.
Modernaj fabrik-gesklavoj en «ITA»
(Esperanto-Servo.) Kiu eniras la fabrikon «ITA» (teksfabriko en Arad), tiu facile povas imagi al si la famegan inferon de Dante. En «ITA» regas plej malnova sklava sistemo. La leĝigita 8-hora labortago estas nuligita. La laboristoj laboras 11—13 horojn po-tage. Pago por kromhoroj ne ekzistas. Maldungoj estas ĉiutagaj. La laborestroj preskaŭ ĉiutage vangofrapas precipe junajn knabinojn. Multe da beljunaj knabinoj devas viziti majstrojn en siaj loĝejoj, por kontentigi majstran voluptemon. Se knabinoj tion rifuzas, la majstroj simple minacas per maldungo. La malsat-salajro por 76—86 horoj estas 600—650 leoj. La laborejoj estas tre malpuraj, plenigita per densa polvo. En virin-bezonejoj (necesejoj) estas viraj gardistoj, kiuj observas ke neniu restas pli longe ol 5 minutojn en la bezonejo. La ĉirkaŭaĵo de bezonejo malbon-odoregas pro la malpureco. — Milionoj da laboristoj malsatas pro la mizerego, dume la riĉuloj pli k pli dikiĝas.
SAT-ano 15 080.
EL POLIO
Perlaboroj en Polio
(Esperanto-Servo.) En hodiaŭaj kondiĉoj de burĝa estado k sam-tia moraleco neeble estas juste reguligi perlaborojn. Bonvolu kompari. Ministo ekz. perlaboras ĉiutage ĉ. 10 zlotojn (iom pli ol 1 dolaro) — pomonate 250 zl., dume direktoro de «solida» bankoficejo «perlaboras» pomonate 7000 zl. Teksisto perlaboras ne pli ol ministo, dume unuarola aktoro ricevas 5000 zl. Masonisto (1-a-ranga) en Varsovio perlaboras pomonate 400 zl. (en sezono), dume opereta artistino ricevas por la sama tempo ĉ. 6000 zl. Oficisto, ĉetable laboranta 8 horojn, ricevas pli ol 200 zl., dume jokeo eksidanta ĉevalon de «sinjoro grafo» faras fortunon…
C. G.
Reĝa juĝejo en respubliko Polio
(Esperanto-Servo.) La distrikta juĝejo en Vroclavek dissendas ankoraŭ nun siajn dokumentojn sigelitaj per kvin grandaj vaks-sigeloj kun surskribo: «reĝpola distriktjuĝejo en Vroclavek». En Polio oni ne povas forgesi pri reĝoj k tial ni ĝis nun havas reĝajn juĝejojn. Ni nur ne scias, je nomo de kiu reĝo ili verdiktas.
C. G.
Senhejmuloj en la ĉefurbo de Polio
(Esperanto-Servo.) Laŭ oficiala statistiko en la ĉefurbo de Polio, en Varsovio, senhejmas momente 1892 personoj. Sed kiom efektive senhejmas, se jam la oficiala statistiko estas tiom alta?…
C. G.
EL GERMANIO
«Reformoj» en la senlaborula asekuro
(Esperanto-Servo.) Ŝajnas, ke la burĝaro ankoraŭ ne kuraĝis ĵeti el la registaro la socialdemokratajn ministrojn. Ĉe findecido pri la aliigoj en la senlaborula asekuro ĝi ne persistis pri gravaj malbonigoj, unuvoĉe postulitaj de ĉiuj burĝaj partioj. La ĉefa postulo, malaltigi ĝenerale la subvenciojn, falis; sed tamen por la needziĝintaj senlaboruloj k por laboristoj senlaboriĝantaj regule je fino de sezono (konstrulaboristoj) la nova leĝo enhavas malagrablajn aliigojn. Neniu kredas, ke la burĝara batalado kontraŭ la senlaborula asekuro per tio finiĝis. Ĝi daŭros ĝis finvenko de unu aŭ de la alia parto.
G. N. (3018), Chemnitz.
Nova laborista grandsindikato
(Esperanto-Servo.) Ĵus kunfandiĝis la organizoj de la trafik-, ĝarden-, ŝtat- k komunum-laboristoj kun kune 675 mil membroj. La sindikato de la fajrobrigadistoj baldaŭ aniĝos al tiu unuecsindikato. La laboristoj el la metioj de nutraĵoj k trinkaĵoj nur antaŭ nelonge same unuiĝis sin en unu centra organizo.
G. N. (3018), Chemnitz.
Needziniĝintaj virinoj pereu!
(Esperanto-Servo.) La loka malsanula asekurejo en Leipzig (Lajpcig) decidis konsenti, ke virinoj, kiuj laŭ kuracista juĝo dum gravedeco venus en danĝeron, ricevu kontraŭ-gravedigajn rimedojn je kostoj de la asekuro. Tiun decidon komentas la gazeto de la saksa kuracista sindikato jene: «Ĉi tiu decido espereble validas nur por edziniĝintaj membroj, aliokaze oni vidus en ĝi favoron al la senvirteco». Nia komento nenecesa…
G. N. (3018), Chemnitz.
EL SOVETIO
Progreso de laborista universitato
(Esperanto-Servo.) En nuna instrujaro en la laborista vespera universitato de urbo Tver la nombro de studentoj pligrandiĝis al 400 (en pasinta jaro nur estis 150 studentoj). Inter la nove akceptitaj studentoj estas 38% teksistoj, 18% metalistoj. En tiu ĉi jaro la oficistoj en la universitato estas 10%. La universitato funkcias trifoje dum semajno. En proksima tempo oni organizos ĉe la laborista universitato kontraŭreligian ciklon, por kiu oni akceptas 40 studentojn. La kursoj daŭros dum du jaroj.
Filippova, Tver.
Plej forta radiostacio en Eŭropo
(Esperanto-Servo.) La 14. 10. 1929 ekfunkciis nova radiostacio — de la Tutsovetia Centra Konsilantaro de l’ prof-unuiĝoj — plej potenca, ne nur en Sovetio, sed en tuta Eŭropo (100 kilovatoj). La stacio laboras en Ŝĉelkovo (apud Moskvo) je ondlongo 938 metroj, matene k vespere en diversaj lingvoj. Enhavo: laborista tagmezo, aktualaj raportoj, masa profunuiĝa gazeto, artmuzika fako, internacia laborista disaŭdigo ktp. La aŭskultebleco estas tiom bona, ke jam post provdisaŭdigoj venis el eksterlando multaj leteroj (ĉu ankaŭ en esp-o?), en kiuj ties aŭtoroj skribis pri sia deziro, esti konstantaj aŭskultantoj, de la voĉo sonanta de la sovetia Oriento.
B. Esperkoro, Samara
RESPONDA PARTO
12 638, 1162, 14 586, 12 211, 12 721, 7471. Viaj raportoj prokrastitaj, sed aperos.
5583. Vidu paĝon n-o 6, kie senĉesa produktado traktita. Aliaj du raportoj aperos.
15 080. La mallonga raporto ne tre taŭgas…
Verkante raportojn, skribu plej koncize k multenhave, por eviti ke ni devas mallongigi (kripligi) ilin. — Atentu la novan adreson de la Centrejo de Esperanto-Servo.
7-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Strik-malvenko en la vagonfabriko «Astra» en Arad. SAT-ano 15 080 (Rumanio).
- Modernaj fabrik-gesklavoj en «ITA». SAT-ano 15 080 (Rumanio).
- Perlaboroj en Polio. C. G. (Polio).
- Reĝa juĝejo en respubliko Polio. C. G. (Polio).
- Senhejmuloj en la ĉefurbo de Polio. C. G. (Polio).
- «Reformoj» en la senlaborula asekuro. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Nova laborista grandsindikato. G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Needziniĝintaj virinoj pereu! G. N. (3018), Chemnitz (Germanio).
- Progreso de laborista universitato. Filippova, Tver (Sovetio).
- Plej forta radiostacio en Eŭropo. B. Esperkoro, Samara (Sovetio).
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 81
TRA ESPERANTIO
ĈU VI VOLAS VERKI ARTIKOLON?
Se jes, mi rekomendas atenti ĉi sekvantajn konsiderojn. Presita artikolo kaŭzas ĉe plej multaj homoj pli grandan respekton ol io parolata. La kaŭzon de ĉi tiu fakto mi ĉi tie ne intencas esplori. La spirita nivelo de iu gazeto dependas de la logikeco, spirita profundeco, objektivemo, lojaleco k legindeco de ĝia enhavo. Ĉar nia «S-ulo» ne estas bagatelaĵo, ĝi devas esti skribita laŭ supre cititaj principoj.
Kelkfoje observitaj «pekoj» instigis min verki ĉi tiujn liniojn. Kiu arogas anstataŭigi la nomitajn principojn per insultoj aŭ nenionpruvantaj mokoj, tiu fuŝegas sian propran famon, kaŭzas al la redaktoro ĉagrenon k ŝanĝan laboron k difektas la indecon de nia internacia ligilo. Ĉar «S-ulo» estas edukilo, ĉiu, kiu volas helpi en ĝi per verkado de artikolo, devas pruvi sian edukant-indecon per propra sintenado, do, per enhavo de sia artikolo. Marksisto antaŭ ĉiu devas scii, ke, kiel en la mondo la formoj k vivo ŝanĝiĝas, tiel ankaŭ ŝanĝiĝas la ideoj, opinioj de la homoj. Ne ekzistas eĉ du homoj vivantaj sub akurate samaj influoj, sugestoj ktp. Ĉar la ideon ĉe homo kreas ĝiaj medio, ekonomia k spirita dependeco ktp., tial ni proletoj svarmas en abundo de diversaj opinioj. Ni laboruloj en familio, lernejo, eklezio, per gazetaro ktp. ne estas ĝenerale edukitaj al memstara pensado. Eĉ la plej multaj sin nomantaj «liberpensuloj» nek pensas, nek agas laŭ liberpensismo. Riska aserto, tamen prava! Sed la kaŭzojn mi tre bone konas kaj tial preferas ne insulti, sed diskuti kun ili. Ju pli agrablan formon havas la diskutado, des pli forta estas ĝia efiko.
Kompreneble, per unu hako ne jam falas arbo! Germana proverbo diras: «Kiu insultas, tiu estas malprava!» Per tio mi ne intencas diri, ke neniu homo meritas insulton. Ho jes, konscian trompulon mi eventuale eĉ emus vangofrapi! (Ĉu prave? Mi ne scias!) Sed, ĉu inter nia SAT-anaro ekzistas tiaj malinduloj? Nia aro kredeble konsistas pleje el trompitoj de diversspecaj interesuloj (regantoj, eklezioj, politikistoj ktp.). Konsciante pri tio ni inter ni forlasu ĉian ofendemon al iu, kies opinio ne jam aŭ ne plu konkordas kun la nia. La multdiversaj laboristaj tendencoj organizaj facile kaŭzas konfuziĝon k fanatikon. Des pli ni SAT-anoj kreu k konservu solidan bazon por niaj interrilatoj. Al starigo de tia bazo povas, devas helpi ĉiu, kiu verkas diskutartikolon por «S-ulo».
Ni elektu: aŭ la klasbatala okupo konduku al homeco aŭ al morala bankroto!
A. v. d. Heid (61), Dortmund.
EL LA ADMINISTREJO
Laŭ la decido de la 9-a SAT-kongreso en Leipzig, ke la tarifo por membrokotizo estu pli altigata je ¼ de la nuna kotizo, kaj ke rekompence aperu ĉiuj adresoj kun la profesio en la jarlibro, — la Direkcio kune kun la Administrejo fiksis jenan kotizon por la diversaj landoj:
Tarifo por membrokotizo 1930
(La ciferoj inter krampoj indikas la aliĝ-kotizon por novaliĝantoj)
Argentino 1,90 (0,40) pes.; Aŭstrio 3,75 (0,50) ŝil.; Belgio 3,10 (0,50) belg.; Brazilio 5 (1) milr.; Britio 3 (½) ŝil.; Bulgario 65 (10) lev.; Ĉeĥoslovakio 15 (3) kr.; Danio 2,50 (0,50) kr.; Estonio 1,80 (0,25) kr.; Finnlando 18 (4) mk.; Francio 12,50 (2,50) fr.; Germanio 2,50 (0,50) mk.; Hispanio 3,70 (0,70) peset.; Hungario 2,50 (0,50 peng.; Italio 12,50 (2,50) lir.; Japanio 2 (0,40) jen.; Jugoslavio 30 (6) din.; Latvio 2,50 (0,50) lat.; Litovio 5 (1) lid.; Nederlando 1,60 (0,30) guld.; Norvegio 2,50 (0,50) kr.; Polio 4 (0,80) zlot.; Portugalio 10 (2) esk.; Rumanio 65 (15); lej.; Sovetio 1,25 (0,25) rubl.; Svedio 2,50 (0,50) kr.; Svisio 3 (0,60) fr.; Turkio 1,25 (0,25) lir.; Usono 1,25 (0,25) dol. — Por aliaj ne cititaj landoj la kotizo estas samvalora al 2,50 mk. germ. — En familio, kie estas pluraj SAT-anoj, nur unu pagas la plenan kotizon, la aliaj nur la duonon, tamen nur tiu ricevas la Jarlibron, kiu plene pagis la kotizon.
Ni ĝentile petas niajn membrojn, kiuj jam pagis la kotizon por la jaro 1930, konsideri ĉi tiun fakton kaj okaze sendi al ni bonvole la diferencon inter la jam pagita kaj la nuna publikigita.
Municio por SAT kaj ĝiaj Organoj
Hošek (10032) 1,20 mk.; Frank (Perm) 10 mk.; Lvov (Zinovjevsk) 6 mk.; Schramm (Selb) 1 mk.; Naumann (8130) 1,40 mk.; Wagner (4182) 1 mk.; — Brikoj: Baĵenov (Ĉita) 3 rubl. — Sinceran dankon al niaj donacantoj!
AL ĈIUJ PAĜ-REDAKTOROJ!
Estas necese, ke vi kalkulu kiel eble plej precize la amplekson de via materialo, por ke ĝi nepre ne superu plu unu plenan paĝon de «S-ulo»! Pro teknikaj cirkonstancoj, ĉe la nuna aranĝo de «S-ulo» al ni ne estas eble konsenti pli da spaco. Cetere ni tute laŭvice, alterne enmetas la diversajn Paĝojn; 5—6 Paĝoj estas regule alternantaj; vi do povas kalkuli, en kia dato aperos via materialo k zorgi, ke ĝi ĝustatempe (t. e. almenaŭ 15 tagojn antaŭ la aperdato) estu en niaj manoj.
La Redakcio.
EKSPOZICIO EN LA KOMUNISTA AKADEMIO
- novembro malfermiĝos en Moskvo Ŝtata ekspozicio de nova skribado de la popoloj en USSR. La ekspozicion organizas Ŝtata Komunista Akademio, supera scienca organo de USSR, egala al ĉiuj tutmondaj Akademioj de Sciencoj, sed kreanta novan pensadon k novan sciencon sur bazo de marksismo k komunismo. La ekspozicio havos lokon en salonoj k ĉambroj de la Akademio mem. En ĝi gravan lokon okupos speciala fako de esp-o.
Memkompreneble estas, kian gravan rolon devos ekludi ĉi tiu ekspozicio en la tutmonda prol. unuiĝado per nia komuna neŭtrala lingvo; kiom grave estas montri al la proletaro de USSR k ĝiaj gvidantaj sferoj, i. a. al la Tria Internacio, kian aktualan k efektivan situacion okupis jam nia lingvo en la tutmonda prol. unuiĝado. CK SEU faros ĉion eblan por atingi plej bonan sukceson. Sed la tutm. proletaro devas ĉiel k laŭforte helpi al tiu ĉi gravega afero. Precipe necesas ĉiaspecaj signoj de la intereso de div. nacioj k popoloj (precipe koloniaj) al nia lingvo, kiel al la sola vera k aktuala rimedo por neŭtrala egaliga unuiĝado de l’ tutm. proletaro.
Tial CK SEU petas ĉiujn simpatiantojn al la montritaj ideoj sendi senprokraste k nepre al la Kom. Akademio siajn gratulajn leterojn k PK k eblajn ekspozaĵojn (librojn, broŝurojn, jurn., folietojn, insignojn, flagojn ktp.), tiel esprimante sian simpation k sukcesdeziron al la ekspozicio. Adr.: USSR, Moskvo, Volĥonka, Komunista Akademio, al Orgkomitato de la skribad-ekspozicio.
LABORISTA RADIO—NEDERLANDO
La ĉiudimanĉaj dissendoj, kiujn prizorgas la Ned. Federacio de Lab. Esp-istoj de sendstacio Hilversum, okazas ekde 3. nov. de 9.40—9.55 h. MET. La ondo ŝanĝiĝis. De nun ĝi estas jen 298 m., jen 1071 m. Oni do provu ambaŭ ondojn. Depost 2. junio pas. ni prizorgas la esp. kvaronhoron, kiun ni dividis en du partojn: la unua por propaganda paroladeto pri esp. en nederl. lingvo — la dua por komunikoj en esp-o. Inter ambaŭ partoj sonas la paŭzo-signalo de l’ Asocio de Lab. Radio-Amatoroj, nome la tonoj «Leviĝu en mizer’ dronanta . . .» el «La Internacio». Dum la esp. parto ofte okazis propagando por SAT k la 9-a kongreso. Dank’ al niaj dissendoj multaj kursoj fondiĝis, k tial ni nun uzos nian kvaronhoron por interna laboro: kurso por progresintoj ktp. k esperas povi doni sekvontjare kurson por komencantoj. Zamenhof-vespero (aŭ -mateno) por 14. aŭ 15. dec. estas preparata. Oni subtenu nian penadon skribante simplan PK
— pàgina 10 —
82 — SENNACIULO
kun simpati-esprimo pri niaj dissendoj al VARA, Poŝtkesto 50, Hilversum (Holando). — F. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam.
Zamenhofa Saĝo
Se ni volas, ke nia afero pli aŭ malpli frue atingu sian celon, ni ne devas atendi iajn grandajn flankajn helpojn, ni ne devas fari iajn kaprompajn saltojn, — la sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen, ne peni fari tro multe per unu fojo, iri malpli rapide, sed regule, kaj antaŭ ĉio por eterne sendanĝerigi nian aferon de ĉia ebla falo aŭ halto. Ni devas uzi niajn fortojn ekonomie kaj saĝe. Se ni per unu fojo volas hele brili, tiam ni baldaŭ laciĝos kaj ni ne sole ne havos la fortojn iri antaŭen, sed la silento post la bruo kaj la mallumo post la lumego estos ankoraŭ tiom pli falanta en la okulojn kaj mortiga por nia afero.
El «La Esperantisto», 1891.
ALVOKO PRI INFANA SEKCIO
Manko de speciala infana sekcio, kiu estu kiel peranto en internaciaj interrilatoj de proleta infanaro, en nuna momento estas tre sentata. Esp-o inter infanaro akiras influon, kreskas internacia korespondado inter infanoj de diversaj landoj, kiu nun iĝas nova ilo de komunisma sennacieca edukado.
Kaj jen, por ke estu peranto, por ke estu gvidanto de tiu ĉi movado, SAT organizas infan-sekcion. Por ke tiu ĉi sekcio sukcesu, ni petas ĉiujn Gek-dojn helpi al ni per alsendo de notoj pri ĉiu infano-esperantisto. Petu la infanojn sendi al ni jenajn notojn por enketo: 1. Nomo k familinomo. 2. Aĝo. 3. Ĉu pioniro aŭ membro de alia infan-organizo? 4. Adreso.
Adreso de la Sekcia Centro: Mitiŝĉi. S. J. D., ul. Koloncova 35, M. Popov, Sovetio.
La movado esp-ista kiel sociologia fenomeno
Laŭ iniciato de esp. ĉelo de Ukrainia Instituto de Marksismo-Leninismo per la klopodoj de K-doj Kuŝnarjov (aspiranto) k Jurinec (profesoro) estos komencata scienc-esploro de l’ problemoj «la movado esp-ista kiel sociologia fenomeno» k «la perspektivoj de l’ artefarita lingvo internacia». La studrezultoj estos verŝajne publikigataj sub la formo de aparta artikolaro (ukrainlingve) k en la lab. esp. gazetaro.
Ĉiuj K-doj interesataj sin turnu al la adr. de l’ Instituto por Marksismo k Leninismo: str. K. Liebknecht 33, Ĥarkov, aldonante supre de l’ letero Oseredok Esperanto. K-doj, kiuj posedas materialon utiligeblan por la esplorlaboro (gazetojn, librojn, apartajn artikolojn, bildojn, statistikojn k. s.) bonvolu venigi ilin al la sama adreso.
Dneprano.
Al el- kaj kun-ukrainiaj esp. korespondantoj
Por starigi statistikon k prepari dokumentaron de l’ peresp-a korespondado el k al Ukrainio, kiujn ni bezonas por multloke demonstri, la Ukrainia Komitato de SEU tre petas la K-dojn, korespondantajn al Ukrainio, sciigi la liston de lokoj, kun kiuj estas korespondate (t. e. skribi la nomojn de urbo aŭ vilaĝo k distrikto), per poŝtkarto. Ĉiujn K-dojn korespondantajn el Ukrainio, ni same petas sciigi la liston de eksterlandaj lokoj, kun kiuj ili korespondas (urbo aŭ vilaĝo, distrikto aŭ provinco, lando). Ankaŭ al ni ekstersovetiaj K-doj povas venigi korespondopetojn.
Ukrainia Komitato de SEU, Adr.: Esperanto, Kult. viddil. VURPS, Palac Praci, Ĥarkov, USSR.
Ukrainia Komunist-Infana Estraro por esp-o
La Centra Oficejo Ukr. por kom. infana movado decidis en sia kunsido de 18. 10. akceli la disvolvon de esp. lernado en la grandaj pionir-taĉmentoj, pionir-«bazoj» k -kluboj de Ukrainio. La decido estas sciigata al la distriktaj oficejoj. Kurso estos presata en infanrevuo «Floroj de Oktobro», priesp. artikoloj devos aperi en ĉiuj infangaz. ukrainiaj. La prezidantaro ankaŭ postulos la eldonon de porinfana esp. lernolibro ukrainlingva. Nun la estraro de tiu movado (Centralne Bjuro Kom. Dit. Ruĥu, str. K. Liebknecht 66, Ĥarkov) serĉas interligon kun kom. infan-organizoj ĉiulandaj.
La K-doj zorgu pri represigo de tiu ĉi komuniko en sialanda gazetaro.
Ukr. Kom. SEU.
LIGNAĴISTOJ AL AGADO
K-do 11746 (en «S-ulo» n-o 261) menciis pri la arbarista terminaro. Ĝuste, mi aldonu, ke pri tiu metio «S-ulo» ĝis nun neniam publikigis ion. Ĉu ekzisto de malforta arbarista movado aŭ foresto de esp. lignaĵistoj en la mondo kulpas en tio? Mi pensas, ke nek tio nek la alio.
Granda terspaco da Sovetia lando estas okupita per arbaro. Centoj da segfabrikoj produktas lignaĵon. La produktado donas al la ŝtato grandan profiton. Centoj da eksterlandaj vaporŝipoj ĉiujare vizitas sovetiajn havenojn por preni eksport-lignaĵon. En ĉefa havenurbo de la nordo, Arĥangelsk, dum la jara ŝipirado oni povas konstante rigardi alvenantajn kaj forirantajn vaporŝipojn de ĉiuj nacioj. Multaj centoj da vaporŝipoj vizitas nin. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas pli ol 30 segfabrikoj kun pli ol 20 000 en ili okupitaj laboristoj. Mi ne aludas nun pri arbohakistoj, flosistoj, forstistoj kaj aliaj. En tiuj profesioj havas pli ol 100 000 homojn.
Do sufiĉe multe da lignaĵistoj troviĝas nur en unu urbo: Arĥangelsk; sekve tiu industria branĉo same prezentas multnombran movadon.
Vi povas demandi: Ĉu en ĉiuj 30 segfabrikoj ekzistas interligo kun eksterlando, almenaŭ skribe, ĉu ili tenas bonan interligon kun maristoj eksterlandaj, multnombre vizitantaj niajn ruĝanguletojn, ĉambrojn de eksterlandulo ĉe tiuj segejoj? Ho ve, mi devas konfesi, ke ne ekzistas io simila. Jen kial tuta nia soci-aparato, profesiaj, partiaj organizoj nuntempe alarmas. Multaj rezolucioj aperis: urĝe organizi multnombrajn rondetojn, kursojn por ellernado de naciaj lingvoj inter lignaĵistoj, por kiel eble plej bone starigi internacian interligon, bonsukcese priservadi la eksterlandajn gastojn-maristojn.
Interalie mi konfesas kun bedaŭro, ke esp-o ĉi tie ankoraŭ ne estas rigardata kiel bonutila lingvo. Plejmulte pro nesciemo de niaj gvidorganizoj — ne unuvorte oni mencias pri esp-o, eĉ iam kontraŭdiras ĝin. La kaŭzo troviĝas en nia malforto. Laŭ opinio de la poliglotoj kaj erariĝuloj, esp-o ne povas solvi la internacian problemon en kondiĉoj de la nordo, kie superregas arbarproduktado.
Samtempe loka esperantista «Internacia Korespond-Oficejo» aroge supozas, spite ĉio, povi kunligi lokajn ĉelojn de segfabrikoj kun eksterlando kaj krom tio, eĉ ligi ilin per internacia socialisma konkurado. La demando estas aktuala kaj serioza. Se ni neniel sukcesos en nia entrepreno, tiam kontraŭuloj de esp-o (strange estas, sed en USSR troviĝas granda kvanto da ili) triumfos, kaj esp-o en nordo nur vivaĉos.
Ĝis nun ni nenian revokon ricevis al niaj pli ol 20 leteroj, forsenditaj laŭ adresoj de lignaĵistoj en diversajn landojn. Sed ni kredas, ke la SAT-anaro de la tutmondo kunhelpos al ni kunligi la nordan lignaĵistaron kun la sama en eksterlando. Lignaĵistoj de la tutmondo devas en Esperantio okupi sian viclokon, ilia vivo, batalo devas speguliĝi sur la paĝoj de «S-ulo». Aliel ne povas esti.
A. Erjuhin (9682).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ESTONIO. 15. 10. en la malgranda urbo Pärno, la loka esp. klubo aranĝis kursojn laŭ rekta metodo. Gvidas instruisto de mezlernejo Mälson. Partoprenas 160 laboristoj (metiistoj), kelkaj instruistoj, oficistoj k.a. La kursoj daŭros 40 horojn en du grupoj. Antaŭe estis nur kelkaj esp-istoj ĉi tie. La SAT-movado antaŭenpaŝos ĉe ni. — 10469 (prezid. de l’ loka esperanta klubo). — FRANCIO. Lyon. La grupkunvenoj regule estas vizitataj de 20. p. La kursoj estas aktive preparataj. Antaŭe okazas propag. kunvenoj por interesi la laboristojn k instigi al lernado. 10 mil flugfolioj estas disdonataj en leterkestoj. En la gazetoj jam aperis artikoloj; lastmomente ili serioze helpos nin. La agado de la grupo (monsubvenciata de la urbestraro) trovas atenton trans la kadron de la lab. rondoj. Tion pruvas la fakto, ke en publika kunsido de l’ urba konsilantaro (18. 8.) okaze de parolado de s-o Reynier (reakciulo) la lab. esp. movado estis laŭde menciata: Tiu deputito rekomendis la kreon de Urba Kurso k «doni sumon de 1200 frk.
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 83
al la plej meritplenaj lernantoj, por partopreni al unu el la intern. kongresoj esp-istaj organizataj de la esp. asocioj ĉiujare en div. landoj . . .» «Mi ne vidas,» li daŭrigis, «ion malkonvenan en tio, tute male, ke partoprenu same (en tiu konkurso) la lernantoj de l’ liberaj kursoj, inkluzive tiu, diligente sekvata, de la Lab. esp. grupo.» Voĉdone tiu propono estis akceptata. Malfermiĝos tia kurso kredeble unuafoje venontjare. — GERMANIO. Lunzenau. Post la 9-a Kongreso de SAT vizitis nin 2 K-doj el Ĉeĥoslovakio k 2 K-doj el Svedio. Dank’ al ilia propaganda kunhelpo ni povis malfermi nun 2 kursojn por komencantoj kun sume 40 p. (Nia urbo havas nur 5000 loĝ.) Instruata estas laŭ rekta metodo (lernlibro Puff); instruas K-do Kramer. — SOVETIO. Dnepropetrovsk. De 1. nov. la regiona komjunula gazeto «Majbutna Zmina» aperigas esp. kurson (adr.: Dnepropetrovsk, Redakcii «M. Z.»). La distr. kom. de Komjunularo dissendis al ĉiuj subdistriktaj kom-oj cirkuleron rekomendantan la larĝan lernadon k aplikon de esp-o. Kursoj por eduko de kursgvidantoj estas fondataj ĉe Distr. Kom. Komjunulara k Intersindikata Konsilantaro. Ĥarkov. Nova Ukr. Kom. SEU elektita, kies sekretariaro konsistas el K-doj Kuŝnarjov (ĝen. sekr.), D. Pogorelov, E. Izgur. Loka movado vigliĝas. Kursoj en 21-a laborlernejo «Metallist» (gvid. K-dino Ŝtejn), kudrofabriko «Tinjakovka» (K-do Blajko), loĝkomunumo de GPU (K-do Jurĉenko), redakcio de «Ĥarkova Proleto», klubo de «Ligilo» (PTT-istoj), jun. kom. ĉeloj de Ŝtat-Eldonejo k Instituto por Popolklerigo (Pedagogia Superlernejo). Esp. ĉelo fondiĝis ĉe Instituto de Marksismo-Leninismo; partoprenas ĝin kelkaj soveti-famaj marksistaj profesoroj (Jurinec k. a.). La ĉelo starigas marksisman esploradon de l’ sociologia signifo de esp. movado k perspektivoj ĝiaj (vidu apartan artik.). Kursoj por eduko de kursgvidantoj ĉe Distr. Intersindik. Konsilantaro k Kom. Komjunulara. En monatrevuo sindikat-kleriga «Kultrabotnik» presiĝis en n-o 19 (okt.) rubriko internaci-eduka kun priesp-aj artik. 26. 10. okazos komjunulara konferenco pri Intern. Eduko; la demando pri esp. lernado pozitive estos pritraktata. La okazinta Ĥarkova Pionirtago (de kom. infanorganizoj) decidis akceli la disvastigon de esp-o inter junpioniroj. Esp-istaro de kom. universitato «Artem» starigas interligon kun studantoj de marksismo ĉiulande. Kiev. Laŭ propono de prof. Muziĉenko la sciencesplora Katedro de Pedologio (infanbiologio) akceptis k aprobis starigon en sia metod-sekcio de laboro pri intern. edukado; estos ĉefe pritraktataj la metodiko de intern. ligo peresp-a, metodoj de intern. edukado en lernejo k praktika utiligo de esp-o por la bezonoj de l’ scienclaboro de l’ Katedro mem. En 43-a laborlernejo fondiĝis modela esp. rondeto (gvid. B. Egers). Kursoj por eduko de kursgvidantoj ĉe Distr. Intersind. Konsil.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por «S-ulo».
TRA LA ESPERANTA GAZETARO
En «Heroldo de Esperanto» oni komencas emfaze tamtami por la venontjara kongreso universala. Tiu temo devos dum 9 monatoj, en plej varia formo kompreneble prezentata, plenigi la titolpaĝon de l’ gazeto. «Heroldo» ja estas la sola semajna gazeto en esp-o, kiu servas plej grandparte nur al «verdstelaj» demandoj. Per dikliteraj, grandegaj titoloj eĉ plej bagatelaj k senpostsekvaj okazoj en Esperantio estas sensacie «surtabligataj» al la legantoj, kiuj nepre devas veni al la konkludo, ke morgaŭ esp-o triumfos tutmonde! Sed ni ne forgesu mencii, ke krom la esp. aferoj ankoraŭ unu problemo persiste okupas la paĝojn de «Heroldo», t. e. Paneŭropo. Apud la pac-demandoj oni trovas ja foje ankaŭ tre larĝajn disputartikolojn, en la lastaj n-oj ekzemple inter semido k nesemido pri la «juda nacio». — En «Esperanto»-Ĝenevo (okt.) la redakcio konstatas en komento al artikolo pri «naciismo k mondlingvo» la misuzon de la vortoj «naciismo» k «internaciismo» en senco, kiun logike ili ne havas. Ĝi rekomendas forlasi la kutimajn eluzitajn esprimojn k trovi novan veston por novaj ideoj, kiuj ĝin meritas. Ĝi rekonas la terminon «sennaciismo» kiel esence diferencan de «internaciismo». — «Pola Esperantisto», kiu montras sin ĉiam kiel plej naciema, ofte eĉ ŝovinista gazeto, ankaŭ en okt. n-o ne kaŝas sian nacifieron, parolante pri «Polujo, patrujo de esperanto». — «Amerika Esperantisto», kiu evidente pro la mizera stato de l’ esp. neŭtrala movado en Usono ĉiam nur vegetetis, faras novan fortostreĉon. La kajero sept./okt.-a aspektas pli promesplene, k ni legas, ke la Amerika Esp. Kongreso en Novjorko estis favore atentata k priraportata de la Novjorka gazetaro. Tamen mankas al tiu gazeteto ankoraŭ multo, por ke ĝi elpaŝu el la stato de «familia» gazeto al tiu de revuo legata en pli vasta rondo. Pli serioze, konforme al la pli granda movado neŭtrala en Britio, aspektas «International Language», la monata revuo de l’ Brita Esp. Asocio. Ĝi enhavas ĉiam literaturan parton k la propaganda parto estas prezentata en alloga (ofte literatura) formo. Tre solidiĝis la dusemajna, bele ilustrita «Espero Katolika» de kiu ĉiam k ĉiam akcentas, ke esp-o por ili nur estas ilo k, por pruvi al siaj legantoj, kiel modele ili devus agi, citas kiel imitindan ekzemplon . . . SAT k «S-ulo»-n! Ekz. en n-o 67 (1. nov.) la tuta 1½-paĝa ĉefartikolo estas dediĉita al la interna vivo de SAT, kiel ĝi estis ekkonebla el la Protokolaro de l’ 9-a Kongreso — certe nur por montri, kiel agas la kontraŭuloj, k kiel devus agi la propraj soldatoj. Cetere la dokumentumo de tiu gazeto pri katolika vivo estas bona.
N. B.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»: L’en dehors, Orléans, n-o 169, Jesuo Barabbas (Lib. Pens. Pĝ.).
Priesper. artik. k notojn enhavis: N. J. Evening Post, Novjorko, 10. 7.; Signalen, Stokh., 24. 10.; Railway Review, Lond., 20. 9.
Pri SAT-Kongreso raportis: Daily Worker, Novjorko, 21. 9.
Peresper. materialon enpresis: Labour News, Novjorko, 21. 9.
NIA POŜTO
10 692. — Mi volonte respondus vian demandon, se . . . mi povus ĝin kompreni! Verdire mi ne sukcesis decidi, ĉu vi parolas serioze aŭ ŝercas. Mi eĉ emas konjekti, ke vi konfuzas la vortojn «substantivo» k «radiko». Sed estas pli verŝajne, ke mia intelekto ne estas sufiĉe pova k vigla por kompreni viajn subtilajn, sendube transcendajn ideojn. Kompatu min k indulge bonvolu skribi laŭ pli simpla maniero, kiel decas, ke bonedukulo faru eĉ al simpla proleto. E. L.
11 297. — Tiujn mallongajn sciigojn prefere sendu al Esp. Servo. Cetere okazis nemalofte, ĉu en Germanio, ĉu en aliaj landoj, ke la «batantoj» troviĝis en la alia tendaro. Sed vi estas tute prava: batalo devus okazi nur kontraŭ la ekspluatantaro. E. L.
7198. — Vian artikolon kontraŭ «Sinjoro Trocki» ni ne povas enmeti. E. L.
12 721. — Ni ne povas decidi pri enaŭ neenmeto de artikolo, antaŭ ol ni ĝin legis. La ĵus ricevita estas iom tro skema k pli taŭgas por Esp. Servo, al kiu ni ĝin transsendis. E. L.
12 028. — La diroj de Marconi pri aferoj, kiuj ne rilatas lian fakon, estas
[REKLAMO p.11] SAT-ano JOHANO ZOLOTIĤ urbo Lugansk, Poŝtovaja str. 5 (Sovetio) deziras ricevi (se estas eble) regule ilustritajn laboristajn jurnalojn kaj gazetojn: franc., germ., angl., uson., belg., sved., japan., norveg. k aliajn interŝanĝe kontraŭ rusaj kaj ukrainaj gazetoj kaj jurnaloj. Sendu antaŭe la proponojn. Respondo estas garantiata!
[REKLAMO p.11] Esperanta Rondeto el membroj de Profesia Sindikato de konstruistoj deziras komenci daŭran korespondadon kun alilandaj esp-istoj-laboristoj pri laborista, socia k popola vivo k moraro, ankaŭ pri nuna stato de lab. organizoj de diversaj landoj. Nepre garant. respondon. LENINGRAD, Krjukov kan., 12, Centra Profesia Klubo de konstr. je la nomo de Tomski.
[REKLAMO p.11] Esperanta Ĉelo de Moskva Supera Teknika Lernejo deziras korespondi kun proleta Studentaro el tuta mondo, kun kolektivoj k individuoj. Temo: studenta vivo en politika, lerna, vivkondiĉa k. a. sencoj. Klarigo: Nia lernejo havas jenajn fakultatojn: 1. elektroteknikan, 2. meĥanikan, 3. ĥemian, 4. konstruan k preparas inĝenierojn. — Studentnombro: 7300. Nia adreso: USSR, Moskvo 5, Voznesenskaja 20, kv. 2, al A. Rusakov.
— pàgina 12 —
84 — SENNACIULO
senvaloraj; tial ni ne publikigos vian artikolon. E. L.
13 794. — Jes, ni uzos vian materialon por «L. L.». Sed ni rimarkigu, ke ni jam nun posedas grandan kvanton da enigmoj ktp.; sekve nur iom post iom ni povos aperigi.
G. Poth. — 1. Via versaĵo estas tro longa por «S-ulo», cetere oni povus laŭ la enhavo multe pli koncize esprimi la samon; 2. la versoj estas kriplaj k lamas, sekve ne estas presindaj.
2474. — Via laste sendita artik. en tiu ĉi formo jam malaktualiĝis, sekve ne plu estas uzebla por nia gaz.
15 160. — Ni ne povas enmeti senpage vian anoncon. Cetere via supozo ĝustas.
10 411. — Via artik. aperos en unu el venontaj n-oj.
K-doj J. S. Rutweld Sumdr. (Holando) estas petata konigi sian precizan adreson al la Red.; letero sendita revenis pro nesufiĉe kompleta adreso. Red.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
Adresŝanĝo. — K-do Tomas Pavlik (6843), Kirchstetterng. 44-3-24, Wien XVI.
BELGIO
K-do Ad. Houben, Kemmelberg, 3, Berchem-Antwerpen, interŝ. PM per 100 aŭ 200 specoj, ankaŭ PK, bfl.
BRITIO
— Juna arĥitektura desegnisto dez. koresp. kun samfakuloj. Interŝ. gazetojn ktp. Adr.: A. C. Shepherd, Reid St. 43, Dunfermline, Skotlando.
K-doj en Rusio! — Mi dez. seriozan koresp-adon pri ekonomio, enlanda vivo ktp. Skribu al: K-do R. Rossetti, High St. 111, Dunfermline, Skotlando.
Adresŝanĝo. — K-do W. C. Coghlan, 88 East India Dock Road, Poplar, London E. 14 (antaŭe Canning Town), dez. koresp., precipe kun maristoj, sovetianoj k pri mia naskiĝlando Aŭstralio, interŝ. L, PK, il. jurnalojn.
BULGARIO
K-do T. N. Hristovski, vil. Radotina, Orhane, dez. koresp. pri ĉ. t., kĉl., L, PI. Resp. garantiata.
FINNLANDO
K-do Ensio Laine, Abrahamink. 15, B. 19, Helsinki, vendas, aĉetas k interŝ. ĉiuspecajn PM. El Germanio nur pli bonajn specimenojn. Evert katalogo.
FRANCIO
K-do F. Coadou, Blérancourt, Aisne, dez. koresp. kĉl.
GERMANIO
K-do Heinrich Peter, Am Brennhaus 17-a, Ffm.-Griesheim, dez. koresp. pri div. temoj kĉl.
K-do Emil Schmidt, Burgstr. 56, Oberursel i. Taunus (21 j., sportulo), dez. koresp. kun samaĝuloj el ĉl.
K-do Heinrich Lörcher, Rüsselsheimer Str. 15, Frankfurt a. M., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
K-do Paul Kromath, Heimatring 21, Frankfurt a. M.-Süd. dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
K-do Alfred Hartelt, Paulstr. 43, Breslau-9, interŝ. PM kĉl. Resp. garantiata.
K-do Walter Westphal, Gerberbruch 20, Rostock, dez. koresp. kĉl., L, PI, PM, precipe kun franciaj K-doj. Certe resp.
— Juna K-dino dez. koresp. kĉl. Certe resp. Adr.: Hanni Lessig, Elisenstr. 34, Altenburg i. Th.
K-do Konrad Bernthaler, Horster Str. 496-a, Bottrop i. W., dez. koresp. kĉl., L, PI, bfl. Resp. garant.
[REKLAMO p.12] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
Atentu Gek-doj! — La proleta kulturorganizo «IFA» intencas aranĝi esp. kursojn por la ĉi tieaj lab-istoj. Bonvolu sendi tuj instigleterojn aŭ PK al K-do Kasimir Sublimer, Victoriastr. 97, Breslau.
— En Francio mi serĉas laboron de aprilo 1930 ĝis marto 1931 por spertiĝi k kunhelpi en la movado. Skribu por «MFM» al Adm. de SAT.
Filatelistoj! — Sendu 25 aŭ pli PM, mi resendas duoblan kvanton. Adr.: Herbert Zielaskowski, Dürerstr. 44, Königsberg i. Pr.
K-do H. Hahn, Salzburghofen 64 b, Freilassing (Bavario), dez. koresp. kĉl., PI.
K-do Franz Opermann, Kieler Str. 21, Nordhorn i. Hann., dez. koresp. kĉl. PI, bfl.
HUNGARIO
K-do Stefano Kellner, Balvány — u. 22, Budapest, V., dez. koresp., precipe pri labor-kondiĉoj kun holandaj K-doj.
[REKLAMO p.12] Kiu volas havi interesan kolektivan korespondadon pri demandoj: 1. Sporto 2. Radio-amatoreco 3. Junkom. movado 4. Labkoreco 5. Foto-amatoreco 6. Sendiuleco 7. IRH-movado 8. Virina movado ? ankaŭ interŝanĝi per koncernaj aĵoj. Senprokraste skribu laŭ adreso: Sovetio, Leningrad, Nab. Roŝal, 8, LSPO, Mestkom.
SOVETIO
K-do A. Babinĉuk (stablokonstruisto), Budjenogo 40, Odessa, dez. koresp. kun Anglio, Francio k Danio pri lab. k politik. temoj.
K-do Elio Bojkov, Ĉernjaevskaja ul. 14, Rostov/Don, kun gelernantoj k gejunkom-istoj de ĉl. L, PK. Resp. gar.
— Gestudentoj de medicina fako dez. koresp. kĉl. samfakanoj pri lernmetodoj k vivkondiĉoj de studentoj. Adr.: Rostov/Don, Medfak de Gosuniversiteta, red. stangaz «Puls».
— Pionira taĉmento ĉe Sindikato de artlaboruloj dez. koresp. kĉl. kun pioniraj organizoj k kun lernantoj pri infana vivo k sperto de organiza laboro. Adr.: Rostov/Don, ul. Engelsa, Sojuz Rabis’a dla pioner. otr.
K-do Timoteo Tarabrin, Klinskaja 71, Stalingrad, dez. koresp. kĉl., pri div. temoj.
K-do Teodoro Djakov (24 j.), studento en 2-a Gos. Universiteto, Deviĉje pole, Moskvo, kun Gek-doj ĉl., L, PI, gaz., precipe pri socia vivo, revolucia movado.
K-do N. F. Bujanov, Krasnojarskaja ul. 19, Novosibirsk, Siberio, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI pri div. temoj, interŝ. papermonon. Nepre resp.
[REKLAMO p.12] INĜENIERO-MEĤANIKISTO de ŝipkonstrua fabriko deziras korespondi kun inĝenieroj samfakaj pri profesiaj temoj. Adreso: Sebastopol, Krim, ul. Frunze, 30, Labesko, por G. Trofimov.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) | 73—74 |
| Intelektulo? — Manlaboristo? | 74 |
| Okaze de princa gefianĉiĝo | 75 |
| La projekto de la Transsahara fervojo | 75—76 |
| IFA: Interesunuiĝo por laborista kulturo | 76 |
| Malsatstriko de politikaj enkarcerigitoj en Hungario | 76—77 |
| Mersina | 76—77 |
| Sciencaj esploroj en arkta lando | 77—78 |
| Kelkaj faktoj pri Hindio | 78 |
| Ekonomiaj notoj | 78 |
| El usona taglibro | 78 |
| Sennacieca Edukista Paĝo | 79 |
| Esperanto-Servo | 80 |
| Tra Esperantio | 81—84 |
| Anoncoj, Korespondado | 83—84 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 268, 21 de novembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 268 — APERAS SEMAJNE — 21. Novembro 1929
[BILDO p.1 | 44,4,56,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner [?]
LA MALPLIIĜO DE L’ INFANNASKOJ
Pri la kaŭzoj de nasko-malmultiĝo disputas inter si du opinioj. Laŭ Brentano ĉi tiu fenomeno estas ligita kun la pligrandiĝo de l’ bonstato kaj ankaŭ kun plimalgrandiĝo de l’ seksdeziro, kun kiu konkuradas pli kaj pli aliaj deziroj. Male opinias Julio Volf (Wolff), kaj ni konsentas kun li, ke okazas ŝanĝiĝo en la seksmoralo. La saman opinion reprezentis — ĉe la kongreso pri homdenseco en jaro 1927 — Methorst, ĝenerala direktoro de l’ nederlanda statistiko kaj ĝenerala sekretario de naci-statistika instituto.
En pasintaj jaroj la tezo de Brentano, ke la nombro da naskitoj estas ĉe riĉuloj pli malgranda ol ĉe malriĉuloj, pravis. Hodiaŭ tamen la naskomalpliiĝo ĉe ambaŭ partoj de l’ loĝantaro egalpaŝe progresas. La sekvantaj nombroj pruvas tion.
[BILDO p.1 | 30,43,69,70] Desegnaĵo: laca virino sidas ĉe tablo kun la kapo kuŝanta sur la brakoj; antaŭ ŝi infano ploras kaŝante la vizaĝon per la manoj; apude bebo en lulilo. Subskribo de la desegnisto en la malsupra dekstra angulo.
Po mil loĝantoj naskiĝis en
| 1. Berlino | 1909 | 1912 | 1926 [?] |
| a) En malriĉula kvartalo Veding (Wedding) | 32 | 26 | 11 |
| b) En riĉula kvartalo Tirgarten (Tiergarten) | 15 | 14 | 10 |
| Diferenco: | 17 | 12 | 1 |
| 2. Dresdeno | 1910 | 1919 | 1925 |
| a) Malriĉa kv. | 25 | 16 | 13 |
| b) Riĉa kv. | 11 | 10,5 | 14 |
| Diferenco: | +14 | +5,5 | —1 |
| 3. Bazelo | 1911/14 | 1921/24 | 1926 |
| a) Laborista kvartalo | 24 | 14 | 13 |
| b) Riĉula kvartalo | 13 | 12 | 10 |
| Diferenco: | 11 | 2 | 3 |
La naskociferoj ĉe riĉuloj kaj malriĉuloj pli kaj pli proksimiĝas inter si kaj forestas plue bazo por konsideri la bonstaton kiel kaŭzon de l’ naskomalpliiĝo. Male, el kelkaj ekzemploj videbliĝas, ke la nask-malsupreniĝo ĉe la malriĉa loĝantaro estas pli forta ol ĉe la riĉa. Precipe okulfrapa estas la falo en la urboj. Ju pli la urbo kreskas, des malpli fruktodona ĝi fariĝas. Antaŭ cent jaroj Berlino havis centmil loĝantojn, hodiaŭ pli ol 4 milionojn. Tamen Berlino estas la plej sterila (= sennaska, senfrukta) urbo en la mondo; ĝi ne grandiĝas per natura kresko de sia loĝantaro, sed per la kamparanoj, kiuj transiĝas urben. La antaŭe fruktodona kamparanaro fariĝas tamen tiom senfrukta, kiom la enurba loĝantaro. La urbhistorio estas mondhistorio kaj sole urbo esprimas la spiriton de l’ ŝtato. Devizo de l’ hodiaŭa urbo estas: kiom eble malplej da infanoj. Finsigno de ĉiu alta kulturo.
Kiomgrade la infano fariĝas lukso pli kaj pli, pruvas fruktodon-nombroj depost komence de l’ hodiaŭa jarcento.
Po mil edziniĝintaj virinoj sub la 45-a jaro naskiĝis infanoj:
| 1900 | 1910 | 1924 | Falo % | |
|---|---|---|---|---|
| Germanio | 286 | 227 | 146 | 49 |
| Anglio | 234 | 199 | 148 | 37 |
| Svisio | 266 | 220 | 175 | 36 |
| Hispanio | 259 | 249 | 248 | 4 |
| Italio | 266 | 265 | 250 | 6 |
| Francio | 159 | 133 | 141 | 11 |
Plej rimarkinda estas la nasko-malmultiĝo en Germanio (49%). Pruvon, ke tio ne estas ligita kun venko aŭ malvenko de nacio, donas nombroj de l’ naskofalo en Anglio (37%) kaj en Svisio (36%). Malaltan elcenton (11%) en Francio oni klarigas per tio, ke la nombro el naskitoj estas tie jam delonge malgranda. La malnovaj familioj de l’ franca nobelaro estis pereigitaj ne de la Granda Revolucio, sed formortis depost la jaro 1815. Ilia senfrukteco ĉirkaŭprenis tiam la burĝaron kaj depost la jaro 1870 disvastiĝis inter la novenaskita kamparanaro. Eksterordinara por Eŭropo estas hodiaŭ la fruktodoneco de Italio kaj Hispanio. Sed ankaŭ en Italio, laŭ Musolini, la urboj jam havas deficiton.
La sekvanta tabelo donas imagon pri la neta kresko de l’ loĝantaro en Eŭropo. La nombroj rilatas la jaron 1927 kaj kalkuliĝas po mil loĝantoj:
| Naskiĝis | Mortis | Postrestis | |
|---|---|---|---|
| Francio | 18,2 | 16,6 | 1,6 |
| Anglio | 16,7 | 12,3 | 4,4 |
| Germanio | 18,3 | 12,0 | 6,3 |
| Italio | 27,6 | 15,6 | 12,0 |
| Svedio | 16,1 | 12,7 | 3,4 |
| Danio | 19,8 | 11,5 | 8,3 |
| Svisio | 17,4 | 12,3 | 5,1 |
| Belgio | 18,2 | 13,0 | 5,2 |
| Ĉeĥoslovakio | 23,3 | 16,0 | 7,3 |
| Hispanio | 28,6 | 18,9 | 9,7 |
La registrado en parto de ŝtatoj el Usono konstatis en jaro 1924 po mil loĝantoj 22,6 naskiĝojn, en Kanado 22,5. La naskofalo en Usono komenciĝis verŝajne pli frue ol en Francio, kie
— pàgina 2 —
86 — SENNACIULO
LA BATALO DE LA AŬSTRIA REAKCIO PRI ŜANĜO EN LA KONSTITUCIO
Depost 29. aŭgusto regas en Aŭstrio kvazaŭa militpaŭzo. Ne plu sonegas tambura kanonpafado sur la politika batalkampo per plej pezaj artileripafaĵoj el la spirit-armila arsenalo de l’ «hejmland-defendantoj». Ĉi lastaj ne plu minace parolas pri marŝado al Vieno, pri dispremo neniiga de l’ socialdemokrata movado, pri anstataŭigo de l’ «ruĝa teroro» per la diktatoreco de l’ «hejmland-defendantoj». La aŭstria popolo ne plu ekscitiĝas pri la parolmaniero de tiuj reakciaj trupoj. La streĉiĝo, kiu ĉiumomente ŝajnis transformiĝi en katastrofon, civilan militon, malfortiĝis. Eĉ la burĝaj ĵurnaloj skribas en alia tono kiel antaŭe, kaj kelkaj eĉ malkaŝe riproĉas la ekscesojn de l’ hejmland-anoj.
Sendube gravan influon je tiu ŝanĝiĝo havas la registaro; estas tamen erare aljuĝi al ĝi la tutan meriton. Grave efikis la cirkonstanco, ke la eksterlando pro la konstantaj minacoj kaj maltrankvilo limigis siajn rilatojn kun Aŭstrio, ne lastvice sub la impreso, ke la laboristaro ekstariĝos por energia defendo.
La nuna paca aspekto estas cetere trompa¹. La gvidantoj de l’ reakciaj partioj konvinkiĝis, ke per bruego kaj kriado en la gazetoj, per minacoj kaj ekscitaj manifestacioj ili ne malutilas al la laborista movado, sed ke per tiaj metodoj ĉi lasta, male, prosperas, dum ili mem havas la malprofiton.
Tial oni transportis sian kontraŭlaboristan batalon sur la parlamentan bazon. Kaj ilia ĉefa atako direktiĝas kontraŭ la ŝtata Konstitucio. Per ties ŝanĝo ili esperas povi doni mortigan baton al la socialismo en Aŭstrio. Ili nur forgesas, ke Aŭstrio troviĝas en Centra Eŭropo kaj ne en iu Sovaĝio, kie la sopiro sklavigi aliajn por la propra profito memkompreneble egalas la moralajn principojn de civilizitaj homoj…
Ĉiu, kiu konas la politikan celadon de l’ aŭstriaj reakci-partioj kaj ĝiaj reprezentantoj, personoj kiel Ŝober (Schober), Vaŭgojn (Vaŭgoin), Slama kaj Ŝumi (Schumy), ne povas dubi, kiudirekten celas la reformoj de l’ Konstitucio.
La «interministeriaj traktadoj» permesas iom ekkoni, al kio rilatas la proponitaj kaj de la ekskanceliero Streruvic (Streruwitz) formulitaj reformoj en la Konstitucio. Laŭ ili la prezidanto de l’ «Liglandoj» estu elektata rekte de la popolo kaj havu difinitajn rajtojn laŭ modelo de l’ germana konstitucio: Oni donu al li superan povon super la Liglanda armeo, ankaŭ la rajton forpeli laŭ sia persona gusto la parlamenton kaj nomi novan registaron. La rajtoj de la Viena «lando», male, devas esti limigataj (ekz. la krim-kortumaj juĝoj); la laika tribunalo estu anstataŭata kaj disvastigata per juĝ-senatanoj. La preslibero estu plilimigata kaj la balotrajto reformata. Laŭ iuj burĝaj gazetoj la interministeriaj traktadoj eĉ transpasis en kelkaj kazoj eĉ la proponojn de l’ ekskanceliero. Oni ankaŭ ne forgesis proponi policreformon, ĉefe rilate al la trafikreguliga polico. Per tio la reakcio celas forigi la nunan urb-policon. Zorge oni atentis en la reakcia tendaro ĉion, per kio oni povus bati la socialdemokration.
La plej granda danĝero sendube kuŝas en la plivastigo de l’ prezidantrajtoj. Se ekzemple sidos sur la prezidanta seĝo la ruza Sajbel (Seibel) kaj havos la rajton forpeli la parlamentanojn laŭ sia plaĉo kaj nomi novan registaron, li povus sen atento al la konstitucio fari novajn leĝojn favorajn al la burĝaro kaj la katolikismo. Eĉ lia nuna foriro por libertempado estas nur politika ŝakludo. Sajpel bone konscias, ke se li en la Nacia Konsilantaro defendus la reformon konstitucian, li tuŝegiĝus [?] kontraŭ nevenkebla kontraŭstaro; tial li lasas al alia la taskon, komprenante ke antaŭiras la reformakcepton granda kontraŭstaro de l’ socialdemokratoj, sed ke post la akcepto li povos apliki ĝin libere kontraŭ la laboristaron.
Sed s-ro Sajpel sin mem trompas opiniante, ke oni ne povos vidi post la kulisojn. Kaj ĝuste en tempo, kiam en Hungario ekkono fariĝas en registaraj rondoj, ke sen la socialdemokrata kunhelpo nenio bone povas funkcii, kaj eĉ la reakcia grafo Betlen serĉas pacon kun la socialdemokratoj kaj permesas al iliaj gvidantoj liberan revenon en la landon… komencas niaj reakciuloj en Aŭstrio ataki la Konstitucion! Ili devus vidi la ekzemplon en Hungario: la regado ne funkcias en tiu lando sen la socialistoj — kiel do ĝi povus funkcii sen ili en Aŭstrio? — Supran materialon mi kolektis laŭ sciigoj el l’ ĉeĥa lab. gazeto Viena «Delnicke Listi». Sed mi devas aldone rimarkigi, ke granda gajno por la burĝaro estas tiu, ke la socialdemokratoj en Aŭstrio dum la jaroj 1918 ne provis efektivigi la malnovan programon socialistan. Anstataŭ elproprigi la riĉulojn, prenante iliajn produktrimedojn, oni nur prenis iliajn titolojn. Titoloj sen mono signifas almozadon. Nun ni havas senvaloriĝon de l’ titoloj, sed niaj grandsinjoroj posedas la monon kaj la produktrimedojn. Senutile niaj laboristoj devos oferi siajn vivojn, verŝi sian sangon, por venki penege la fortiĝintan ondegon de l’ kontraŭrevolucio. Niaj gvidantoj forgesis, ke tiu, kiu havas ĉevalon, rajdas. Sed la senĉevaluloj devas iri piede…
Knourek (2474).
¹ La lastdata incidento en Stokeraŭ montras, ke la civilmilitaj epizodoj ankoraŭ ne finiĝis. — Red.
komence de l’ pasinta jarcento estis ankoraŭ 33 naskiĝoj po mil loĝantoj. Dum la forpaso de 120 jaroj, la nombro da infanoj falis proporcie je duono, tial K. P. Volf (Wolff) en «Ras-scienco» diras: «La Jenki-oj (usonanoj) formalaperas. Eĉ en parto de agraraj ŝtatoj, ekzemple en Miĉigen (Michigan), la fruktodoneco de l’ indiĝena loĝantaro estas pli malalta, ol en Francio. Tre danĝere aspektas tio en la grandaj urboj: Komisiono trovis en 45 palacoj ĉe la riĉa 5-a avenuo en Novjorko sume 17 infanojn!» Ke ties kaŭzo ne kuŝas en la riĉeco, ni vidis el ciferoj komence de l’ artikolo.
Multnombra estas ankaŭ la naskofalo en Aŭstralio, kie la naskiĝoj malpliiĝis de 42 en 1860 je 23 en 1925 (po mil loĝantoj).
Escepte de Meza kaj Suda Ameriko, en Usono, Aŭstralio, en la Sudafrika Unio, do en regionoj loĝataj de blankhaŭtuloj, la falo de l’ infannaskiĝoj estas tre granda.
Male ekzistas ŝtatoj kaj popoloj, ĉe kiuj la naskiĝ-ciferoj stagnas (restas senmovaj) depost jardekoj, aŭ eĉ altiĝis. Al ili apartenas antaŭ ĉio Sovetio (sen Blankrusio kaj Ukrainio, sed kun Siberio): en j. 1913 — 43,8, 1923 — 42,6, 1925 — 46,9 (po mil loĝ.).
Ankaŭ la grandaj aziaj kulturpopoloj montras ĉiam pli kaj pli altajn naskiĝciferojn; ekzemple — Japanio: 1914 — 32,6, 1919 — 34,4, 1926 — 34,8 po mil loĝantoj. En Ĉinio la kresko de l’ loĝantaro estas eksterordinara:
En 1780 — 277 milionoj da loĝantoj en 1812 — 360 milionoj da loĝantoj en 1852 — 420 milionoj da loĝantoj
Resume ni vidas naskofalon ĉe blankuloj (escepte de Sovetio) kaj neŝanĝitan staton aŭ altiĝon en Oriento. Tie ĉi la infanriĉeco estas naturfenomeno, pri kiu oni ne rompos al si la kapon, ĉu ĝi utilas aŭ ne.
Ne la kresko de l’ prospero elvokis nasko-malpliiĝon, sed nova seksmoralo, nova koncepto pri celo de l’ edziĝo. Konata germana statistikisto, Burgderfer, jene komentis la naskiĝ-dekadencon en Eŭropo: «Restas ankoraŭ la volo havi infanojn, sed niaj ekonomiaj cirkonstancoj transformas tre ofte benon en malbenon, ĝojon en ĉagrenon kaj zorgon, kiuj abomenigas la vivon de l’ gepatroj. Ĉe hodiaŭaj enspez- kaj salajrokondiĉoj estas treege evidente, ke sen infanoj aŭ kun malmulte da ili oni vivas pli bone kaj oportune, ol kun infanriĉa familio.»
Laŭ la haŭtkoloro la homaro dividiĝas, laŭ statistiko de l’ jaro 1926, je
710 milionoj da blankuloj 510 milionoj da flavuloj 420 milionoj da brunuloj kaj 110 milionoj da negroj
Trad. L. Bergrad (10411).
«Mi apenaŭ havas monon, por aboni niajn naciajn gazetojn. Kiel mi do povus aboni «Sennaciulo»-n, skribas al ni iu K-do, montrante per tio sian naciemon.
Abonu unue kaj precipe vian sennaciecan organon.
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 87
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(1-a daŭrigo. Vidu n-o 267)
Dungiĝoj
Dübreŭj dungiĝis unue en tre malbone organizita laborejo. Li detale rakontas, kiel malprecize fariĝis provoj neniam notitaj, tiel ke ĉiam necesis rekomenci la saman provon, — kiel senorde oni detranĉis materialon, — kiel oni «laŭ dikfingra proksimumo» mezuris, en tiu primitiva fabriko.
Kontraste, li rakontas tuj poste sian dungiĝon ĉe Ford, kvankam tio estis lia lasta dungo en Usono. Tie li dungiĝis kiel matricisto en 1927, dum periodo kiam Ford, post dekkvinmiliona produktita aŭtomobilo, maldungis 60 000 laboristojn, dezertigis la Fordajn laborejojn por ŝanĝi sian fabrikadon, por «eldoni» novan modelon.
Do Dübreŭj sole eklaboris ĉe Ford, ĉar li estis faklaboristo.
Ford dum tiuj monatoj anoncegis per grandaj reklamoj, ke li preparis novan pli modernan Ford-aŭto-modelon. Sekve, la aŭto-aĉetantaro atendis scivoleme, kiun mirindaĵon estis produktonta Ford, kaj ne plu aĉetis aliajn aŭtojn. Tial la Forda lokaŭto maldungigis ankaŭ, en Detroit, laboristojn el multaj aliaj aŭto-firmoj.
Kvin horoj necesis al Dübreŭj por dungiĝi ĉe Ford, marŝigata aŭ veturigata de dungoficejo al metiejo, al dungoficejo, al kuracisto, al dungoficejo, al metiejo, al dungoficejo, ktp.
Ni tro konsideras industrion bone organizita de l’ burĝaro, ĉar la nuna romantikismo de literaturistoj prezentas industrion ĉiam kiel genian maŝinon. Tio ne estas vero: ridindegajn mankojn suferas industrio, ĉar riĉaj mastroj estas nek kleraj, nek lertaj, nek atentemaj.
En tiu riĉega urbo Detroit, kiun la usonanoj eĉ ofte nomas «Motor City» (Motor-Urbo), la kajoj apud rivero estas malbonege konstruitaj el ligno-tabulegoj; malbelega kvartalo tie ĉirkaŭe restas, «kie mi, kvankam ŝparema, ne estus konsentinta lui pensionon», skribas Dübreŭj. Ĉie, kie riĉulo estras senkontrole, oni renkontas samajn kontrastojn: riĉegajn privatindustriojn, malriĉegajn publikajn servojn kaj popolamasojn.
Dübreŭj observis, ke la laboristoj estas pli ĝentilaj inter si en Usono ol en Francio, la mastroj pli ĝentilaj kun la laboristoj, kaj reciproke. Vero estas, ke kelkaj demokrataj kutimoj, bonhumoraj, senĝenaj, sed ĝentilaj, naskiĝis en Usono precipe dum la «heroaj» tempoj 1700—1900. En Eŭropo, kontraŭe, mastroj simias mallerte fieregon de nobeloj, moŝtan sintenon kontraŭ laboristoj.
Eĉ tiu trompo malaperas. En Usono ankoraŭ pli ol en Eŭropo, la burĝaro ĉiam pli kaj pli rilatas kun la laboristaro per policanoj. Tion ne vidis Dübreŭj en Usono. Li rimarkis mastron, entrepreniston, kiu ĝentile atendis malantaŭ laboristo trinkanta akvon ĉe laborej-krano, por trinki poste, li la mastro, je sia vico.
Hipokrita reg-sistemo, kaj sufiĉe facila kun laboristoj analfabetaj ĵus venintaj el la plej malfeliĉaj regionoj de Eŭropo, Azio aŭ Afriko: el Polio, Italio, Balkanio, Japanio, Ĉinio, — facila eĉ kun civitanoj-usonanoj samdevenaj, edukitaj tiom senklere en usona fierego, ke ekzemple ili kredas, ke Eŭropo ne konas la ferigitan cementon nek la aŭtomobilon.
Usonaj civitanoj aŭ almigrintoj fimaĉas abundege tabakon dum la tuta labortago kaj kraĉadas en la tuta laborejo: planko kaj muroj riĉe dekoraciiĝas per tabak-maĉo-kraĉoj.
La alkohol-malpermeso efikas bone: laboristoj ne drinkas, ĉar ili fakte ne povas. Kiuj loĝas en proksimo al Kanado de 50 kilometroj aŭ malpli, dimanĉe speciale vojaĝas ĝis Kanadon, por unufoje bone ebriiĝi. Bedaŭrindaj uloj, kies leĝoj estas pli saĝaj ol ili mem. Sed kiuj ne loĝas apud la limo, tute ne trinkas alkoholon. Ili bonege kutimis trinki nur akvon, lakton, teon, kafon. Nun almigrantoj, precipe poloj, plendas sincere pro manko da brando.
Usonaj laboristoj laboras ne-babileme, tre obeeme. Faklaboristoj bonege scipovas kutime sian metion. Telorismo ne detruas la «belajn metiojn», kiel asertas reakciuloj, ĉar la belaj, precizaj fakoj nur plinombriĝis, artaj metioj plimultiĝis. La troigojn de scienco kaj tekniko facile forigos socialista ŝtato.
Faklaboristoj tre fieras pri sia fako, ŝatas porti en butontruo insignon de sia metio. Dübreŭj ne estis estimata inter mekanikistoj, ĉar li simple tenis en la poŝo de l’ antaŭtuko siajn ilojn. Usonaj mekanikistoj posedas kesteton kun la ilaro de metiisto.
Dübreŭj aĉetis kesteton, ne enmetis pli da iloj en ĝi, ol en siaj poŝoj, sed estis ek-estimata.
Li aĉetis en Eŭropo antaŭ ekvojaĝo al Usono kompletan unupecan laborveston. (Recenzistoj eĉ rimarkis: se li aĉetis laborvestojn por tiu vojaĝo, do li ne plu estis laboristo?)
Sed en Usono li tuj rimarkis, ke li inter mekanikistoj sola vestis tiun laborkompleton. Liaj kamaradoj laboris vestitaj per ĉemizo kaj pantalono, nur protektante tiujn urbvestaĵojn per antaŭtuko. Nur kiuj speciale bezonis tolaĵkompleton en tre malpuriga metio, vestis ĝin. Ĉar tolaĵoj dum la unuaj lavadoj tre malgrandiĝas, la usonaj vestfaristoj vendas tiujn laborvestojn sufiĉe tro grandaj enkalkulante tiun malgrandiĝon, kion eŭropaj komercistoj, laŭ Dübreŭj, ne iniciatis.
Specialajn ĉapojn por protekto de l’ okuloj usonaj laboristoj ofte surmetas. Reklamoj estas presitaj sur tiuj laborĉapoj, tiel malpli kare venditaj aŭ senpage donitaj: Usonanoj ne malŝatas tion. Ili protektas manojn per laborgantoj, por esti «ĝentil-homoj» (angle: gentlemen) ekstere de la laborejo. Oni tre facile kutimiĝas labori kun gantoj, post iom da klopodo. Bona fiereco de Usona civitano.
Tiujn pli malpli gravajn detalojn rimarkis Dübreŭj post siaj diversaj dungiĝoj en diversaj fabrikoj. La kunlaborantoj ĉiam simpatie helpis lin en komenc-laboro: ili eĉ ofte tede pretendis helpi lin, ĉar sciante, ke li venis el Eŭropo, ili supozis, ke li neniel scipovis labori…
Dank’ al ofte bonege organizita usona industrio, kaj precipe dank’ al naŭmilion-kvadratkilometra lando sen limoj nek doganoj, de 120 milionoj da homoj surloĝata, multaj industriaj produktoj estas malpli karaj en Usono ol en Eŭropo. Eĉ la organizado de l’ industrio estas pli facila dank’ al tiuj grandegaj landsurfaco kaj loĝantara nombro, por kiuj oni ĉiam povas grandskale produkti.
Usonanoj estas dekfoje malpli nombraj po kvadratkilometro, sur tre riĉa grundo, ol ekzemple germanoj, kies nombro estas po 133 por kv. kilometro.
(Daŭrigota) Jief.
★
EL HUNGARIO
La 26-an de oktobro mortis pro la malsatstriko (v. n-on 267) K-do Aleksandro Lövi en la malliberejo de Vác. La morto de l’ sana, 23-jara K-do surprizis, kortuŝis la budapeŝtajn Gek-dojn, kiuj decidis, ke kiu ajn povas, partoprenu la entombigon (28. 10.). El Budapeŝto alvenis 30 Gek-doj. Ni ne sciis precize, kiam estos la entombigo; pro tio du K-dinoj eniris la karceron kaj eksciis, ke je la 12-a h. okazos la elporto de la ĉerko. La tempon ni pasigis promenante ĉirkaŭ la karcero, kaj kiam la veturilo estis ekster la karcero, ni viciĝis post ĝi. Alveninte ĉe la tombejon ni sciiĝis, ke la entombigo ne estas anoncita kaj tombo ne estas fosita. La K-doj deklaris sin pretaj fosi la tombon. Dume estis diskuto inter la fianĉino kaj la fratino de K-do Lövi pro religia ceremonio, kiun la fianĉino ne volis, sed la fratino deziris. Post 1 horo estis preta la tombo. Dume ni sciiĝis, ke la tombejo estas ĉirkaŭita de polico, kaj eĉ inter ni estis 4 detektivoj.
[BILDO p.3 | 62,40,79,57] Portreta foto de juna viro kun malhela hararo, en jako kaj kravato (K-do Aleksandro Lövi).
Kiam unu K-do volis adiaŭi la martiran K-don per kelkaj paroloj, detektivo
[REKLAMO p.3] Al la 70-jara naskiĝdato de Zamenhof! (1859—1929) Ĵus aperis ĉe SAT ZAMENHOF de E. Drezen. La mondkoncepto de Zamenhof. / Z. kiel iniciatinto k teoriisto de esperanto. 49 paĝoj — Formato 13×17 cm. Prezo: 0,70 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig 0 27
— pàgina 4 —
88 — SENNACIULO
alsatis kaj ne lasis lin paroli. Sed daŭrigis alia K-do. Ankaŭ li estis malhelpata. Denove komencis la unua. Tiam la detektivo mansignis, alkuris policanoj kun eltiritaj glavoj. Komenciĝis la ĉasado, ĝis ĉiuj estis kaptitaj. Ili estis kondukataj en la policejon de Vác. Tie ni restis ĝis la vespero. Tiam oni portis nin per aŭtobuso al Budapeŝto. Tie dum la tuta nokto kaj sekvanta tago oni turmentis nin, kvankam ni tuj protestis kaj komencis malsatstrikon. La K-doj estis batataj, la virinoj titolataj per ne esprimeblaj vortoj, ĉefe la fianĉino de la mortigito, kiu estas Berlinano. Ŝin oni lasis en la polictransportejo, kiu estas la plej terura loko, dum kvar tagoj.
(5418)
FANATIKAJ SEKTANOJ ANTAŬ PROLETA JUĜO
Egalmezure batas la vivpulso de l’ proleta Leningrado. En laborejoj centmiloj da manoj laboras, kreas, konstruas. Ĝoje kaj vigle spiras Leningrado, centro de industrio, centro de kulturo…
Sed najbare, kelkdekojn da kilometroj for de la urbo, en vilaĝo Volosovo, ĉe lumo de petrollampeto en unu el la kabanoj homoj turniĝas en sensenca kaj sovaĝa ĥororondo. La homoj havas malstreĉajn, flav-grizajn vizaĝojn, velkajn okulojn, kiuj perdis klarecon. Ilia velkinta korpo produktas malcertajn movojn… La ĥororondo saltas kaj kantas psalmojn strangvoĉe, ĝis la homoj komencas fali pro laco. Estas sektanoj-kastritoj.
Tiuj du lastaj vortoj frapas timekscite nian aŭdsenton, memorigas pri delonge pasintaj tempoj. Sed la ekzisto de sekto el kastritoj, fanatikuloj, kiuj kripligas sin mem kaj aliajn homojn fizike kaj morale, estas fakto, timekscita realo de l’ hodiaŭo.
Pasintan aŭtunon juĝesploro eltrovis la tutan aferon. Oni entiradis en tiu sekto per trompoj novajn membrojn. La sekto konsistas el 39 personoj. Parto da ili estis kastrita jam antaŭ la revolucio, alia parto — lastjare. La plej multaj estas «kulakoj», posedantoj de firmaj mastrumoj. La gvidado apartenis al grupo el «malnovuloj». La kulaka parto de l’ sekto prefere tiris en la sekton homojn materie dependajn de ili aŭ parencojn. Antaŭe oni prilaboris la preparotojn per konversacioj religiaj, per evangeli-legado, per promesoj je la «ĉiela regno» (paradizo ktp.) Poste oni invitis ilin viziti kunvenojn de l’ sekto. La lastajn proponojn oni fortigis per promeso de diversaj materiaj avantaĝoj kaj liberigo por ĉiam de ĉiuj malsanoj.
[BILDO p.4 | 39,17,55,33] Foto de virino kun nudigita brusto, montranta la cikatrojn de la kastrado. Subskribo: «Anna Ĥus, kiun oni kripligis, promesante resanigi.»
Ekzistis duspeca operacio de kastrado. La unua, nomata «malgranda stampo», konsistis el forigo de l’ testikujo (skroto) ĉe la viroj, de la mamsuĉiloj ĉe la virinoj. La dua, «granda stampo», signifis, ke oni detranĉis ĉe la viroj testikujon kaj penison, kaj ĉe la virinoj oni fortranĉis la tutajn mamojn kaj forigis la vulvojn. La kastro estis farata «hejmrimede», kun helpo de simpla tranĉilo. Kastritoj mem kastris, homoj malkleraj pri medicino. Estas klare, ke la operacio pasis tre turmente, kun sangelfluoj. Same turmente resaniĝadis la vundoj. La malsanuloj kuŝis kelkajn monatojn, perdinte sian laborpovon por longa tempo. La «malnovuloj», varbante novajn membrojn, bone komprenis, ke homo konsentas al kastradoperacio, tiom turmenta kaj timinda, nur en minutoj de aparta vervo, de fanatika religia ekstazo. Ili sciis, ke la viktimo post plej mallonga tempo povas ekbedaŭri pri sia aniĝo al la sekto, povas perfidi kaj informi la registaron. Tial ili estis tre antaŭvidemaj: kaŝis antaŭ viktimo la nomon de l’ operaciisto, prenis ĵuron pri severa sekreto.
La operacio kripligis por tuta vivo la homojn fizike kaj psike. Eksperto konstatis, ke la kastritoj sufiĉe multe diferencas de normalaj homoj. Viroj distingiĝas per sia malforto. En dinamometro ili povis premi nur 8 kilogramojn, t. e. malpli ol normala virino, egala al ili laŭ aĝo. Vico da pure eksteraj signoj diferencigas kastritojn de normalaj homoj: malstreĉo de l’ muskoloj, grasiĝo, pala, senviva koloro de l’ haŭto, malĉeesto de kreskaĵaro sur la viraj vizaĝoj. Psike ili estas nesociemaj, malgajaj, premitaj.
La juĝesploro konstatis, ke oni dum kelkaj lastaj jaroj entiris per trompa vojo dek personojn en la sekto; inter ili estis du 14-jaruloj, kiujn jen la onklo, jen la patro instigis kaj per promesoj logis al tiu paŝo. Ĉefe la adeptoj penis entiri gejunulojn. La akuzitoj defendis sin ĉiuj per la evangelio (Mateo). Unu atestanto estis ebriigata antaŭ la kastrado. Multaj pro timo je la «malnovuloj» ne volis konfesi la veron ĉe l’ juĝejo: ili diris, ke la operacion faris jen mortinta avino, jen nomada cigano, jen nekonata pilgrimanto ktp.
En la proceso oni verdiktis punon de 4 jaroj por la gvidantoj kaj konfisko de ilia duona havo, 2 jarojn por 11 aliaj akuzitoj. La kulpuloj estas izolitaj de la socio, konkludas la raportinto, — sed ĉu estas garantioj, ke ne aliaj, apogante sin je malklero kaj religia fanatiko, simile daŭrigos kripligi normalajn homojn?
Resumo laŭ artikolo en «Bezbojnik» (Sendiulo.) Trad. Eŭg. Melnik (12874).
ABORTO KAJ STERILIGO¹ EN DANUJO
D-ro J. H. Leŭnbach (15076)
Mi volas prezenti al la legantoj la demandon pri aborto kaj en la fino mallonge trakti pri dana leĝo, antaŭnelonge akceptita, rilate al steriligo.
Koncerne al aborto, mi kredas, ke la cirkonstancoj en la diversaj nordeŭropaj landoj montras altgradan similecon. Do, ni povas akcepti la staton en Danujo kiel pli-malpli tipan por ĉiuj landoj de la sama kultura nivelo.
Kiel en ĉiuj aliaj landoj, krom Sovetio, la krim-leĝaro de Danujo starigas severajn punojn kontraŭ abortigo. Tiuj punoj aplikiĝas tiel al la virino mem kiel ankaŭ al iu ajn ŝin helpanta persono. Estas krimo punenda eĉ nura sciigo al virino pri loko, kie ŝi laŭsupoze povos sin abortigi. La plej severaj punoj aplikiĝas al la profesia abortisto. Do, kuracisto riskas pli severan punon ol la virino mem aŭ neinstruita, neprofesia helpanto.
Malgraŭ la severeco de la punoj la nombro de l’ abortoj konstante pligrandiĝas; kaj nur tre malofte oni aplikas la leĝon. Oni kiel eble plej fermadas la okulojn.
La hospitaloj ĉiutage kuracas multajn kazojn de intencita (tiel nomata «krima») abortigo. La kuracistoj bone scias, ke abortoj estas plejparte intencitaj, sed ili ne deziras pli profunde esplori la aferon. Ili ne deziras certon, ĉar memkompreneble neniu kuracisto eĉ pripensus denunci pacienton al la polico.
La pacientoj forlasas la hospitalojn, ricevante nenian instruon pri kontraŭgravedigaj metodoj. Nenio ajn estas farata nek de la hospitaloj nek de la granda plimulto da privataj kuracistoj por neebligi aŭ malhelpi la revenadon de la samaj pacientoj pro ĉiam pluaj abortoj.
Kelkfoje oni malkovras, ke iu flegistino, akuŝistino aŭ alia medicine senkvalifika persono sin establis laŭ granda skalo kiel abortigisto. La malkovron ĝenerale ebligas la morta fino pro postaborta sepso. Sekvas proceso, en kiu multaj virinoj devas sin prezenti aŭ kiel atestantoj, aŭ kiel akuzitoj. La fino de l’ afero estas multjara enkarcerigo de la abortigisto. Dume la afero estas raportata en la ĵurnalaro kaj fariĝas temo de ĝenerala klaĉado. Tiel granda nombro el virinoj, ĝis tiam sensciaj, ekricevas la informon, ke estas eble akiri tian helpon laŭbezone; kaj la pli bonsortaj abortigistoj, kiuj ankoraŭ evitis malkovron, okupiĝas pli multe ol antaŭe.
La virinoj, kiuj ĉesigis sian gravedon, ĝenerale ricevas nur averton kaj severan admonon de la juĝisto, kaj alian fojon ili devas serĉi helpon aliloke. Ilia indulga pardoniĝo kredeble rezultas el la timo de la aŭtoritatoj, ke la plenumo de la punoj postulitaj de la leĝo kaŭzus troan sensacion kaj tirus la atenton de la publiko al la netolerebla stato, kiun naskas la postuloj de la leĝo.
Laŭ severa interpreto de la leĝo la ĉesigo de gravedo ĉiam estas punenda. Tamen, estas kutime, ke la kuracistoj povas ĉesigi gravedon, kiam la sano de la virino estus minacata pro daŭranta gravedo. Vidiĝas, do, ke la decido, ĉu ĉesigi gravedon, aŭ ne, ĉiam apartenas al la bontrovo de la kuracisto.
¹ Sterila = senfrukta, sennaska.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 89
EL USONA TAGLIBRO
Laŭ la usona konstitucio ĉiu homo estas kreita «egala kaj libera». Ŝajne negro ne estas homo spite la fakto, ke 10% el la usona loĝantaro portas neblankan haŭton. En Novjorko certe la negro rajtas promeni sur la pavimo kaj uzi veturilojn, sed li devas loĝi en aparta kvartalo kaj manĝi en speciala hotelo. Iu preĝisto (la Respektinda Blakŝir (angle: Blackshear) en Bruklin (Brooklyn, — parto de Novjorko) ĵus anoncis, ke negro ne ĉeestu lian preĝejon. Evidente li opinias, ke la «kolorlinio» ankaŭ funkcios en la ĉielo.
Oficiala bonvenigo. Kanonpafado en la haveno. Muzikistaroj estras procesion en la stratoj de Novjorko. Standardoj flirtas. De l’ «ĉielskrapantoj» faladas folietoj. Radio disaŭdigas paroladojn transmare kaj ĝis Pacifika bordo. Fotoj sennombraj kaj elokventaj redaktorartikoloj en la ĵurnalaro. Makdonald kaj Huver (Hoover) diskutas pacon, la forigon de konkurenco en konstruado de krozŝipoj, kaj kiel tiri la dentojn el milittigro.
En samaj ĵurnaloj fotoj aperis pri la plej efika kanono kontraŭ aeroplanoj; la armeo manovras kaj montras sian arton en buĉado. Ĵus malkovriĝis skandalo pri profesia patrioto Ŝ i r e r (Shearer), kiu bone pagata de la ŝipkonstruistaj firmoj predikas «patriotismon» (t. e. suspekton kaj malamon kontraŭ ĉiu homo, kies elekto de nasklando ne koincidas kun tiu de usonano). Ŝirer puniĝos, sed ne liaj pagintoj.
Ŝajnas, ke Huver ne interesiĝas pri interna paco, ĉar en Suda Karolino, ĉe M a r i o n, la policanoj pafmortigis 5 homojn, ĉar ili staris ekster teksejo, por influi strikrompantojn. La striko okazis por laborakiri 12—13 dolarojn semajne. Virinoj kaj aliaj devas labori ĉiusemajne 60 horojn.
Sociologio en somerlernejoj
Dum ok semajnoj (15. junio ĝis 10. aŭgusto) mi instruis ekonomion en tre interesa lernejo en Brajn Maŭr (Bryn Mawr) en la ŝtato Pensilvania. Proksimume 100 laboristinoj el preskaŭ ĉiu parto de Usono studis dum ok semajnoj natursciencon, la anglan lingvon kaj ekonomion en universitato. La studentoj dividiĝas en 6 grupojn laŭ «inteligentecaj provoj» kaj ĉiu grupo havas tri fakinstruistojn. Alilandaj studentinoj venis el Anglio, Danio, Germanio kaj Kanado. La celo de la lernejo estas senpartiece kompreni la problemojn pri socio. Komencita en j. 1921, la eksperimento tiel uzi la malplenajn kolegiojn en la somero, elvokis imiton ĉe la Barnard-Kolegio (Novjorko) kaj ĉe la Universitato de Ŭiskonzin (Wisconsin).
(488)
★
FAKTOJ SEN KOMENTOJ
Novaj kunligiĝoj en la margarina industrio
Post la unuiĝo de l’ Margarina Unio kun la grupo Levers sekvis rapide alia interkonsento, per kiu la Margarina Unio kunigas siajn okcidentafrikajn interesojn kun tiuj de l’ Unuiĝita Afrika Kompanio. Ĉi lasta estas relative nova formaĵo kreita per la kuniĝo de l’ Nigera Kompanio (direktita de Levers) kun la Afrika kaj Orienta Interŝanĝa Korporacio; ĝi havas konsiderindan influon sur la veget-oleajn fontojn okcidentafrikajn, kiuj servas al la fabrikado de sapo kaj margarino. Dume ni sciiĝis, ke la holanda margarina Unuiĝo komencas trakti pri interkonsento kun «Proctor, Camble & Ko», la grandaj sapfabrikantoj en Usono, kiuj estras dudekon da fabrikoj en Usono. La sap- kaj margarina koloso sekve ampleksos baldaŭ la tutan mondon.
La plej granda banko de l’ mondo
La novdata kunligiĝo de du usonaj bankoj, la «Corn Exchange Bank and Trust Co» kaj la «National City Bank» naskos la plej vastan bankon de l’ mondo. Ĝiaj kapitalsumoj leviĝos ĝis dol. 2 450 000 000, kaj sole en la urbo Novjorko ĝi posedos 100 filiojn. Tamen, se la influo de bank-institucio mezuriĝas pli vere laŭ la gravo de ĝiaj deponmonoj ol laŭ ĝia aktiva kapitalo, la «Midland Bank» de Granda Britio okupas la unuan rangon en la tuta mondo, ĉar ĝiaj deponsumoj superas je pluraj milionoj la sumigitajn deponmonojn de l’ usonaj bankoj nun kuniĝintaj. La bank-kunligiĝoj estas signifa trajto en la nuna usona ekonomia vivo. La bezonoj de l’ grandaj industriaj organizoj ne kontentiĝas per lokaj aŭ provincaj bankoj, tial necese kreiĝas potencaj kunigitaj bankoj paralele al la trustiĝoj en la industrio.
Mil magazenoj kuniĝas en Kanado
Du plej grandaj spicvendejaj peradsocietoj en Kanado, la «Dominion Stores» kaj «Loblaws», kunligiĝas. La du societoj regas proks. 1000 butikojn dissemitajn tra la tuta lando; ilia negoca sumo kune atingis por 1928 ĉ. 37 milionojn da dolaroj. Ĉi tiu entrepreno estros preskaŭ kvaronon el ĉiuj butikoj kun filioj multoblaj en Kanado.
Novaliĝantoj al SAT devas pagi aliĝkotizon. Vidu n-o 267 de «S-ulo».
La funkciado de kuracisto en la nuna epoko havas ĉiun signon de privata kapitalista okupo. El tio rezultas la fakto, ke virino, kiu apartenas al socia rango sufiĉe alta, aŭ kiu povas pagi sufiĉe altan honorarion, povas decidigi iun kuraciston aŭ alian al la invento de la medicinaj indikoj necesaj por ĉesigo de nedezirata gravedo. La ĝusta grado laŭ riĉeco aŭ socia stato, kiu estas necesa por la atingo de ĉi tiu celo, diferencas en diversaj landoj; sed ĉi-rilate la limoj ĉie tendencas malplialtiĝi, tiel ke ĉi tiu rimedo fariĝos havebla al konstante kreskanta nombro da virinoj el la superaj kaj mezaj klasoj.
Se la kuracistaro insistas, ke kuracisto neniel povas ĉesigi gravedon pro sociaj kialoj, tion oni devas kompreni tiel, ke oni ne opinias m a l r i ĉ o n sufiĉa indiko, dum aliflanke, l a r i ĉ o sendube estas. Estas konfesende, ke ĉi tio ne akordiĝas kun tio, kion ni deziras kiel rekonatan motivon por abortigo. Sed la socio ja ankoraŭ ne estas organizita tiel, kiel la plimulto el ni deziras.
En Danujo oni devas stari iom alte en la sociaj rangoj kaj esti bone provizita je mono por havigi al si facilan kaj senĝenan aborton.
Miakrede tio devenas parte de la fakto, ke entute la dana kuracistaro statas tre bone, tiel ke ne troviĝas danaj kuracistoj, kiuj devas elekti tiom danĝeran rimedon por perlabori sian panon. Sed aliflanke, se temas pri grafino aŭ la edzino de riĉa industriisto aŭ filino de nobelo, la risko estas tiom malgranda, kaj la honoro kaj rekompenco tiom granda, ke oni devas havi vere firme bazitan moralan konvinkon por rifuzi helpon al tia pacientino. Ĉiu virino havas ian korpan malsaneton, kiu — eble iomete malfacile, sed tamen — povas esti rigardata kiel medicina indiko por la ĉesigo de gravedo.
Ŝajnus al mi malsaĝe ektimiĝi je ĉi tiu stato de l’ aferoj. Eĉ la plej persista rifuzado de la kuracisto ne sufiĉos por certigi venkon al la morala aŭ al la krima leĝo. Se virino okupiĝis de la ideo forigi sian nenaskitan infanon, ŝi iel sukcesos efektivigi sian intencon, se ne aliel, serĉante la necesan helpon alilande. La rezulto estas, ke la enlanda kuracisto per sia firmeco ne nur lasas belan monsumon gliti el siaj manoj, sed instigas sendi la monon alilanden por la bono de iu konkuranta ŝtato apuda. Tiel, laŭ la vidpunkto de la nacia ekonomio, la konduto de la kuracisto estas tute malaprobinda.
En tia okazo la individua kuracisto fakte tute ne povas neebligi la plenumon de la krima ago; do kial li ne direktu al si mem la bonvolon, dankemon kaj honorarion de pacientino, kiu kredeble ankaŭ kunigas socian influon kun ĉarmo?
Kulpigi la individuon, ŝajnas al mi maljusta kaj ne prava: la respondeco restas ĉe la kapitalista sociordo, la nun reganta klasa moralo kaj la nuna krimleĝaro.
Antaŭ dudek-tridek jaroj okazadis, kion oni nomis «bonstata akcidento». Per tio ĉi oni nomis infanon, tute sekrete naskitan de iu filino el respektinda kaj riĉa familio, kiu havis sufiĉe da mono por certigi, ke la afero estu traktata ĝis fino kun kompleta diskreto, tiel ke la familia honoro estu savita. Tiam oni ankoraŭ rigardis la gravedon kiel staton, kies naturan antaŭeniron oni neniel povis eviti.
(Daŭrigota.)
— pàgina 6 —
SENNACIULO — 90
MIAJ TAGOJ DE LABORO
La 8-an de aprilo mi festis tielnomatan internacian feston, ĉar en tiu dato de la pasinta jaro (1928) mi komencis lerni nian karan lingvon internacian, kaj mi de tiu tempo baldaŭ fariĝis esperantisto. Estas ĝojige povi skribi ion utilan, belan kaj feliĉan al tiuj homoj, kiuj sentas sin allogitaj kaj havas sinceran kaj nelimigitan celadon al kultura vivmaniero kaj kiuj fordonas siajn laborfortojn k sciojn por progreso de l’ kolektiva vivo…
Mi naskiĝis en jaro 1894 en vilaĝo Ovstrug de l’ Brianska gubernio kiel filo de malriĉegaj kamparanaj gepatroj. Mi lernis nur dum tri jaroj en vilaĝa lernejo. Ĝis la deksesa jaro mi loĝis en la vilaĝo kun miaj gepatroj, kaj post tio mi forlasis la kamparon kaj de tiam estas simpla fabrika proleto.
[BILDO p.6 | 24,24,38,38] Portreta foto de la aŭtoro: viro kun malantaŭen kombita hararo, en jako, ĉemizo kaj kravato.
Mia profesio estis manlaboristo, poste hejtisto kaj lastatempe skribisto-kontoristo. Nuntempe mi laboras en fabriko «Ruĝa Profintern» (Krasnij Profintern) en la gardeja fako de la fabriko kiel ĉefgardisto aŭ laborgvidisto, ĉar mi distribuas laboron inter la deĵorantaj gardistoj. Mi ricevas monate meze 100 rublojn (= proks. 50 dol.) kaj laboras ĉiutage 8 horojn, krom je festotagoj. Mi ellitiĝas je la 5-a horo matene, kaj post fino de mia labortempo mi hejmen rapidas por trarigardi ricevitajn gazetojn aŭ leterojn de miaj eksterlandaj Gek-doj. Poste mi vizitas kunvenojn, partiajn aŭ sindikatajn kunsidojn ktp. Se mi okaze ne bezonas viziti iujn kunvenojn, mi preferas legi gazetojn, precipe «S-ulon», la gazeton, kiu tiom senlace batalas por kulturhoma vivo kaj permesas al mi kompari la diverslandajn vivkondiĉojn. Ankaŭ mi tiam respondas al miaj multaj eksterlandaj korespondantoj.
Ĝenerale mi la plej grandan parton de mia libertempo uzas por perfektigo de miaj esperantaj scioj, ĉar al nia movado mi estas altirita kun nelimigita sindono. Ĝis 1928 mi preskaŭ nenion sciis pri ĝi, kaj kiam mi komencis lerni esperanton, en la unua tempo mi sentis grandajn malfacilojn, ĉar mi ne estas sufiĉe klera. Tamen mi fariĝis baldaŭ kapabla lernanto kaj aktiva membro de nia kursrondeto. Kiam poste fondiĝis en nia urbo komitato de l’ esperantistoj, mi elektiĝis ĝia helpsekretario. Mi lernis esperanton ĉefe dimanĉe kaj bezonis 5 monatojn por finlerni en kurso. Tiam mi ligiĝis kun 22 diverslandaj esperantistoj per leteroj.
Nun, kiam la esperanta movado iom prosperas en nia urbo, ni interkonsiliĝis por alvenigi el Saarlando K-don SAT-anon ĉi tien, kiu helpu fortigi la internacian kulturan interligon. Por tiu celo mi estas preta senlace labori tage kaj nokte. —
Tiel pasas kaj pasos en senĉesaj okupoj la tagoj de mia vivo.
V. D e r e g u z o v (13 002), Bejica, Sovetio.
Ĉe niaj kontraŭuloj
Socia laboro de la junaj metiistoj
Sub tiu titolo «Espero Katolika» (n-o 66) raportas jenon:
«La katolika submajstrosocieto sendube fariĝis en la jaroj post la milito unu el la plej aktivaj porsociaj unuiĝoj. Ĝiaj kongresoj spiras spiriton de progresema soci-politiko sur kristana bazo. La programon de la Viena kongreso «Demokrateco, familio, popolpaco» oni klopodas pliprofundigi en la societoj. La centrejo en Köln havas specialan kunlaborantaron por la intensigo de la laboro. La problemoj estas pritraktataj sur reala bazo; la submajstrosocietoj estas la plej batalpretaj kontraŭuloj de la organizitaj komunista kaj socialista junularoj. Sed ne nur interne, ankaŭ ekstere estas konstateblaj progresoj. El la ĵus aperinta statistiko de la submajstrosocietoj oni vidas jenan bildon: En Germanujo ekzistas 1505 societoj kun 90 000 membroj. El ili en Prusujo 891 societoj kun 57 000 membroj kaj en Bavarujo 362 societoj kun 18 200 membroj. En Aŭstrujo ekzistas 92 submajstrosocietoj kun 3800 membroj, krom tio ankoraŭ ekzistas societoj en Hungarujo (58), Svisujo (55), Holando (84), Ĉeĥoslovakujo (30), Polujo (28), Jugoslavujo (6), Rumanujo (9), Italujo (8), inter ili la granda societo en Romo, Dancig (6), Usono (12), Sudameriko (4), Belgujo (3), Luksemburgo (1). Sume la asocio nombras 1901 societojn kun 116 591 membroj. En la jaro 1922 nur estis 1360 societoj kun 72 715 membroj. La kreskado do estas sufiĉe konsiderinda. Ĝojiga signo estas, ke multaj el la junularmovado trovas eniron en la submajstrosocietoj. La societa nivelo per la junaj fervoraj kaplanoj ankaŭ esence leviĝis. En la katolika tendaro oni povas esti fiera pri la submajstrosocieto. La taksado praktike montriĝas per tio, ke jam aliĝis kiel membroj nombro da jununiversitatanoj, kiuj kunlaboradas per paroladoj kaj gvidadoj en la movado. Ne tro malalte taksebla estas la socia valoro de la submajstrohejmoj. La asocio posedas 403 proprajn domojn kun 8900 litoj por migrantaj membroj, 10 500 ĉiamaj loĝantoj. La konstruvaloro sumiĝas je 35 milionoj, la jaraj enspezoj je 7,7 milionoj da markoj. En 1928 la asocio aranĝis en Germanujo sume 1287 kursojn kaj 347 grandajn aranĝaĵojn. Ŝtataj kursoj okazis 306. En la pasinta jaro estis donitaj 193 925 tranoktigoj, al tio 344 362 tagmanĝoj. Ĉi tiuj nombroj atestas fakte faritan grandegan laboron.
K a r l D ü r s c h m i d.
Respondo al K-do Coll (7998)
En n-o 265 K-do Coll verkis artikolon pri impresoj okaze de vizito al Internacia Ekspozicio de Barcelono. Tre plaĉis al mi ĝia enhavo, sed ĉe la fino troviĝas eraro. Inter K-do 7998 k mi okazis miskompreno. Mi tre ŝatas gastigi niajn vojaĝantajn Gek-dojn. Sed tiutempe mi gastigis du mondvojaĝantojn, kiuj certe trouzis kaj ekspluatetis min dum kvar tagoj. (Pri tio povus paroli ankaŭ K-do 11 812, se li volus.) Nun ili estas en apuda urbo, kie ili laboras, k ankoraŭ trouzas afablecon de miaj geamikoj B. ne esp-istoj. Tiuj du mondvojaĝantoj ne estas SAT-anoj.
Poste vizitis min du aŭstraj K-doj, tre afablaj k seriozaj ili estis: unu mi vidis en VII-a k IX-a SAT-kongresoj. Mi tre ŝatis helpi al ili, k mi timas, ke tiuj K-doj, precipe K-do 6571, leginte artikolon de K-do Coll, taksos min kiel egoiston. Ĝis nun kelkaj K-doj vizitis min. Mi mem vojaĝante eksterlanden, ĉiam trovis fratan akcepton; do mi ne rajtas koleri pri tiu afero. Gek-doj, estu certaj, ke laŭeble ĉiam mi helpos vin.
A. C a p o u l a d e (6659).
DISKUTEJO
Kio estas kadavro?
En la n-o 265 de «S-ulo» K-dino E. B. indignas pro tio, ke iu germana profesoro manĝigis al katoj infankadavrojn. La informo en si estas tute nekonsiderinda, sed la indigno de nia K-dino estas tre interesa k instrua. Ĝi montras, ke nia SAT-anino (k multaj aliaj) ne ankoraŭ scias, kio estas kadavro.
Kadavro estas nur amaso da putranta karno, da ostoj, kartilagoj, tendenoj k. a. fiziologia materio. Kaj kemiisto facile pruvas, ke ne ekzistas diferenco inter la materio, kiu konsistigas kadavron de homo aŭ de besto. Kadavro ne havas sentopovon k sekve rilatas tute indiferente al tio, ĉu katoj aŭ vermoj ĝin dismanĝas, bruligas, enbalzamigas k plej diversmaniere «honoras».
Kial do K-dino E. B. tiom indignis? Estas nur unu respondo akceptebla al tiu demando: tial ke ŝi opinias, ke la senmorta animo de homa mortinto nepre devas retrovi sian korpon, kiam la anĝelo trumpetos por la «Lasta Juĝo». Ŝi opinias, ke se katoj «kruele dismanĝis» la korpon, povas esti, ke la animo troviĝos en granda embaraso por aperi antaŭ Dio…
La kulto, la respekto por kadavroj estas universala frenezo. Ĉiuj aliaj religioj estos sendube malaperintaj, kiam vivos ankoraŭ la prikadavra; ĉiuj preĝejoj estos ruiniĝintaj, kiam tombejoj estos ankoraŭ atente prizorgataj. Miliardoj estos elspezataj por konstrui surtombajn monumentojn, dum vivantoj daŭrigos loĝadi en senkomfortaj domaĉoj, starantaj apud pompaj, luksegaj tombejoj. Oni daŭrigos honori, respekti putrantan karnon, dum mizeros, suferos vivanta karno…
Sed ĉu do SAT ne difinis al si kiel taskon batali kontraŭ ĉiujn dogmojn k superstiĉojn? La prikadavra superstiĉo ne estas malpli sensenca k danĝera ol ĉiuj aliaj. Sekve mi ne komprenas, kial tiaj artikoloj aperas en nia gazeto?
A t e i s t o.
Rimarko. — La riproĉita artikolo aperis sur la pĝ. de «Esperanto-Servo» k sekve pri ĝi respondecon ni ne havas. Aliparte estas bone konate, ke en ĉiuj laboristaj organizoj oni ankaŭ «honoras» kadavrojn k eĉ zorge konservas tiujn de famuloj. Ni do ne povas postuli, ke ĉiu SAT-ano estu konsekvenca ateisto.
E. L.
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 91
SENNACIULA VIRINA PAĜO
Sub la kontrolo de Virina Sekcio de SAT. — Red. Adreso: Elma Adamson, Box 73, Göteborg, Svedio.
HARDU MEMSTAREMAN SPIRITON!
En mia preslaborejo ĉirkaŭe tridek gelaboristoj kunlaboras. Unu el la tri laboristinoj, krom mi, estas jam sufiĉe maljuna, sed la aliaj du virinoj ankoraŭ junaj. Ĉiutage ili estas kokete tualetitaj. Ili nur penadas sin ornami kaj allogi viron. Unu el ili estas tre koketa, stranga virino. Ni sufiĉe povas kompreni, ke ŝi klopodas fariĝi amatino de laborejestro. Kiam la estro aperas ĉe la enirejo de la laborejo, ŝi tuj alkuras al li kaj helpas lian alivestiĝon en laborveston. Ŝi preparas specialan teon por li. En la vespero, kiam ni finas laboron, ŝi unue zorgas lian vestaĵon kaj vestas lin kun koketa rideto kaj ordigas forĵetitan laborveston lian, kaj plej laste ŝi sinvestas, dum aliaj gelaboristoj jam estas forirontaj. La estro ĉiutage kelkfoje donas al ŝi cigaredon jam duone fumitan de li de buŝo al buŝo. Ŝi ĝoje refumas la donitan cigaredon kun rideto. Multaj Gek-doj rigardas la scenon, sed restas silentaj, ĉar li estas ilia estro.
Por kio ŝi tiel sin sklavigas? Virinoj, kiuj intence sklavigas sin, kiel ŝi, ankoraŭ tre multaj sin trovas en ĉiuj laborejoj. Jam mi ripete parolis al ŝi pri laborista movado aŭ virina movado, sed ŝi neniom komprenis kaj forkuris de mi. Ĉiutage ni laboras en la sama laborejo. Ŝi ĝoje pasigas ĉiun tagon fumante kaj babilante kun unu viro post alia, sed neniam mi miaflanke senespere forlasos ŝin. Mi forte deziras al ŝi la tagon, kiam ŝi memkonsciiĝus pri sia sklavina vivstato.
H. M i j a k e (Tokio).
VIRINOJ KAJ POPOLALTLERNEJO
La tempo forpasis, en kiu la virinoj estis kondamnitaj silenti en ĉiuj demandoj de la publika vivo, ĉar ili ne havis eblon kaj okazon klerigi sin; ĉar por ili ne ekzistis klerig-institutoj. La revolucio en 1918 forigis en Germanio la privilegiojn de la vira sekso. Ĝi donis al la virinoj la balotrajton. Sed la virinoj, nun samrajte starigitaj ĉe la flanko de la viroj, per tio ankaŭ ricevis la taskon laŭeble informi sin pri ĉiuj okazoj en ekonomio politika, en sindikata kaj politika vivo. Ĉar nur tiam la virinoj sukcese povas kunhelpi en la reordigo kaj novorganizado de l’ homa socio.
Kondiĉo por tio estas kompreneble, ke ekzistas institutoj, en kiuj la virinoj povas havigi al si la necesajn sciojn, ke ili havas okazon kaj eblon klerigi sin. Ĉu tiu kondiĉo estas plenumita? Oni senhezite povas diri, ke ĝi grandparte estas plenumita. La virinoj ne plu estas retenataj for de ĉiuj klerigejoj. Knabinoj hodiaŭ vizitas gimnazion, junulinoj studantaj troviĝas en universitatoj. Sed plej rimarkinda estas la fakto, ke ankaŭ por la proletaj junulinoj ekzistas lernejoj, en kiuj ili povas akiri la sciojn, necesajn en ilia ĉiutaga batalado kontraŭ kapitalismo kaj ekspluatantoj. Same kiel la viroj, la virinoj havas hodiaŭ la rajton viziti la popolaltlernejojn. Bedaŭrinde oni ja devas konstati, ke multaj el tiuj lernejoj hodiaŭ ankoraŭ estas tielnomataj «neŭtralaj». Tamen restas la fakto, ke la popolaltlerneja movado faris bonajn progresojn. Ne estas fordiskuteble, ke ni en Germanio havas kelkajn socialistajn popolaltlernejojn, kiuj por gejunuloj (kutime en la aĝo de 18—30 jaroj) aranĝas kvaron- ĝis duon-jarajn kursojn multnombre vizitatajn.
Unu el tiuj socialistaj lernejoj estas T i n z apud Gera en Turingio. Iam loĝloko de princoj, la kastelo nun servas pli altan, kulturan celon. La domo, kies ĉambrojn kaj ĉambregojn iam trasonis gaja, senzorga kantado kaj muzikado, kies iamaj enloĝantoj, vivantaj en bonstato, tute ne zorgis kaj ĉagreniĝis pri la malriĉo kaj mizerego de multaj el siaj subuloj, ĝi nuntempe gastigas inter siaj muroj ĉiujare ĉ. 100 gejunulojn el la proletaro, kiuj diligente kaj serioze, kun nelaciĝanta intereso lernas kaj studas.
De la 15. januaro ĝis 15. junio 1929 okazis en Tinz la sepa virina kurso, kiu denove pruvis, ke ankaŭ inter la virinaro kreskas la volo pliriĉigi siajn konojn kaj sciojn, por poste pli bone povi kunhelpi je la ideala batalo de la laboristaro, liberigi la homaron el la katenoj de l’ sklaveco, kiujn al ili forĝis la kapitalismo. Ĉ. 50 junulinoj ree estis venintaj el ĉiuj partoj de Germanio, por komune vivi kaj lerni en Tinz. Ili ĉiuj estis plenaj da sincera volo, lerni tiom multe, kiom eble. Kaj iliaj esperoj kaj volo certe plenumiĝis.
Tri gravajn specialajn fakojn entenis la instruplano. La politika ekonomio montris al la lernantinoj la estiĝon de l’ kapitalismo kaj de la kapitalistaj mastrumad-metodoj; ĝi klarigis la diferencon inter laŭmetia kaj laŭkapitalista produktado. Laŭ la teorio de K. Marks estis esplorataj formoj kaj fontoj de la profito. Profunde estis studataj la antagonismoj, kiuj montriĝas en la kapitalista sistemo. Plue estis instruata pri la esenco de banko kaj borso; pri la estiĝo kaj signifo de la mono kaj pri aliaj gravaj temoj.
La dua grava fako estis sociologio. Dum tiu ĉi instruado la lernantinoj eksciis pri la estiĝo de l’ homa speco kaj de l’ homa socio. Profunde ili ekstudis la evoluon de l’ homa socio kaj la organizajn formojn dum la diversaj epokoj. Kun precipa atentemo estis esplorata la evoluo de la lab. movado en la diversaj kapitalistaj landoj. Dum la esplorado montriĝis la cirkonstancoj, kiuj kaŭzis la grandan revolucion en Francio. Ankaŭ la gravaj demandoj pri ekstera politiko kaj precipe la eksterpolitikaj celoj de Germanio estis laŭeble klarigataj.
La tria fako fine estis psikologio. Jen la lernantinoj eksciis multon pri la doktrinoj de S. Freŭd kaj de A. Adler. Malgrandaj eksperimentoj montris uzadon kaj efikon de la psikologio. Mallonga instruado pri diversaj aliaj, necesaj temoj, nome pri ĝusta kaj logika pensado, tekniko de spirita laboro; pri pentrarto kaj instruarto [?], ties stiloj kaj evoluoj, bone ilustritaj per lumbildoj kaj fine pri mondliteraturo kaj ties evoluo, kompletigis la instruplanon. Por pritrakti aktualajn problemojn, kiujn klarigi ne estis eble dum la tagaj lecionoj, estis aranĝataj vesperaj seminarioj. Pri specialaj temoj, ekz. edukado, virinaj demandoj, virinoj kaj sindikatoj k. a. instruis gastinstruistoj.
Unufoje dum la semajnoj kunvenis lernantinoj kaj instruistoj, por komune aŭskulti bonege recititajn poemojn, verkitajn de famkonataj aŭtoroj. Ĉiu volontege partoprenis tiujn recit- aŭ muzik-vesperojn. La tempo ne okupita per deviga instruiĝo estis pleje uzata por legi librojn kaj por profundigi la dum la instruo lerniton per skriblaboroj. Sed dimanĉe posttagmeze ofte okazis ekskurso en la ĉirkaŭaĵon. Kune kun la instruistoj tiam la junulinoj ĝoje kantante kaj ŝercante marŝis tra kamparo kaj arbaro, grimpis sur montojn kaj ripozis en mola, verda herbejo. Se la vetero estis malagrabla, oni pasigis la tempon per ŝercado kaj kantado.
Por multaj sendube la vivo en Tinz estis belega epizodo, pri kiu ili post longa tempo ankoraŭ volonte memoros. Kaj por ĉiuj la tiea instruado kaj vivo certe estis fonto, el kiu ili povis ĉerpi spertojn kaj informojn. Pli ol mil junaj proletoj tiel en Tinz akiris scion kaj spiritan materialon bezonatan en la ĉiutaga batalo kontraŭ la kontraŭuloj. Pli ol 300 inter ili estis virinoj. Sed tiu nombro tute ne sufiĉas. Ni esperu, ke multaj proletaj junulinoj ankoraŭ vizitu Tinz kaj ĉiujn aliajn socialistajn popolaltlernejojn, kiuj donos al ili helpon por trovi la ĝustan vojon.
L. S e i f f e r t (8087), Chemnitz.
AFORISMOJ
- La kreinto de la mondo neniel volas esti esplorata, kvazaŭ ĝi timus pri respondeco pri sia faro.
- Kiu volas kompreni la realecon de la mondo, tiu komencu unue frapi per la kapo kontraŭ muron.
- Ĉiu plendas, ke al li mankas la feliĉo; sed neniu plendas pri mankoj en sia prudento.
- La publikan opinion (juĝon) oni timas pli ol sian konsciencon.
- Politikan kontraŭulon oni nomas en partiaj gazetoj aŭ «idioto» aŭ «fripono».
Elgermanigis: D u b a p t i t o (61).
— pàgina 8 —
SENNACIULO — 92
[BILDO p.8 | 13,8,91,13] Ornama kapstrio de la rubriko: ĉe ambaŭ flankoj de la titolo kuŝas desegnitaj figuroj, kiuj legas gazetojn kaj leterojn.
Esperanto-Servo
N-o 8 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 21. Novembro 1929
EL ANGLIO
Parolantaj filmoj kaŭzas senlaborecon
(Esperanto-Servo.) Pro la rapida disvastiĝo de usonaj parolantaj filmoj, kiuj ankaŭ havas sian propran muzikon, grandnombro da muzikistoj estas senlaboraj. Oni povas diri kvazaŭ, ke la mekanika epoko jam alvenis por la publikaj amuzaĵoj. Grandegaj novaj kinoteatroj, kiuj povas samtempe enteni 3000 ĝis 4000 personojn, jam tute mekanike aranĝis la prezentadojn. Oni raportas, ke sole en Londono estas pli ol 500 spertaj muzikistoj senlaboraj. Kompreneble la artefarita muziko ne estas tiel belsona, sed tio ne gravas al monavidaj teatroestroj; ili nur pensas pri profitoj. Nur ĉe la plej grandaj kinoj, kie la burĝa elemento inter la klientoj estas granda, pro plendo pri la kvalito de la mekanika muziko, oni denove dungis muzikistojn, sed ne samnombre kiel antaŭe. Kie antaŭe estis 22 aŭ 16 muzikistoj, nun estas nur 8 aŭ 6. Oni sin demandas, kiu estos la proksima viktimo de la mekanika epoko. Oni diras, ke en Usono oni preparas parolantajn edukajn filmojn. Ĉu la venonta atako estos kontraŭ instruistoj?
S. H. T. (7471), Steeple B.
Fama muzikistaro antaŭ pereo
(Esperanto-Servo.) La muzikistaro de Millhall-aj karbministoj, kiu dufoje estas mond-ĉefpremiita, staras antaŭ la danĝero de pereo pro monmanko; ĝi eĉ ne kapablas aĉeti necesajn uniformvestaĵojn. Se oni ne povas havigi 300 funtojn sterlingajn al tiu orkestro, kiu ĝojigis multajn skotajn loĝantojn, tiam ĝi en plej proksima tempo devos disiĝi.
SAT-ano 12 638, Manchester.
Senlaboruloj — eksoldatoj
(Esperanto-Servo.) Ho, esti en Anglio, kiam «paco» estas…! Multaj iamaj soldatoj, kiuj dum la grandega milito 4 jarojn batalis en la intereso de siaj ekspluatistoj, nun estas senlaboraj. I. a. estas eksoldato, kiu kun edzino k ses infanoj nun piede vagadas de loko al loko, por almozpeti panon, ja laboro ne estas. La viraĉoj, por kiuj li batalis, ridante preterveturas lin en siaj grandegaj luksaj aŭtomobiloj. Nuntempe la soldatoj estas sen «laboro». Ĝis kiam? En Anglio nun estas nombrataj (registritaj) laŭ statistiko de la 23-a de septembro k. j. 1 181 900 senlaboruloj, sed la neregistritaj kredeble estas pli ol kvin milionoj.
S t o n e (14 586), Rhyl.
EL AŬSTRIO
Sanga atenco de faŝistoj en anatomia instituto
(Esperanto-Servo.) La 7. 11. studentoj de la «hejmland-defendantoj» kune kun t. n. «germanaj defendantoj» atencis per bastonegoj k tranĉiloj la prelegadon de prof. Tandler. Ili detruis instruilojn, seĝojn, pordojn ktp. k atakis socialistajn, judajn k demokratajn aŭskultantojn. La naciistoj ne nur atencis aŭstriajn, sed ankaŭ alilandajn studentojn, kiuj nun studas en Vieno. Unu amerikano estis sangbatita de „hejmland-defendanto». Kelkaj gestudentoj sukcesis rifuĝi tra la fenestroj. En la ĉambro de prof. Tandler la atencatoj konstruis ĝustan barikadojn. La atencantoj tamen por mallonga tempo enpenetris, detruis la tutan meblaron ktp., planko k muroj estis ŝpruce sangmakulitaj. Inter la ĥaozo de detruaĵoj la naciaj studentoj kantis la malnovan «imperiestran himnon» k «germanio super ĉio…»! Fine alveturis atak-aŭtomobiloj de polico, la naciaj studentoj eksalutis ilin per glorvokoj. Tial ne estas miro, ke la policistoj restis sufiĉe pasivaj, ke oni per sav-aŭtomobilo forveturigis kelkajn studentojn danĝere vunditajn. La batalo daŭris de duono antaŭ la deka ĝis dektria horo.
7658, St. Pölten.
EL BULGARIO
La proceso kontraŭ kompartio
(Esperanto-Servo.) Fine ĝi estas difinita. Pli ol jaron la akuzitaj 52 Gek-doj estis en la malliberejo sen juĝverdikto. La juĝproceso okazos la 20-an de novembro. Ĉiuj klasaj organizoj (Laborista Partio, Laborista Junulara Unuiĝo, sendependaj sindikatoj, same la nelegalaj kompartio k komjunularo) pretigas la defendon de la akuzitoj. Estas fondita speciala komitato, kun reprezentantoj de la legalaj organizoj k de fabrikoj, laborejoj ktp., kiu eldonas alvokojn, aranĝas kunvenojn ktp. Kompreneble, ĝis fino de l’ proceso estas malpermesitaj de la polico ĉiaj laboristaj kunvenoj, k lasttempe ili ĉiuj okazas sur la stratoj, kontraŭ la polica malpermeso. La eksterbulgaraj laboristaj organizoj same devas plenumi sian devon: protesti kontraŭ la proceso, postuli liberigon de la arestitoj ktp. Protestojn adresu al: ministro Ljapĉev, Sofia k al la prokuroro ĉe la distrikta juĝejo (Prokurora pri okrĵnia sud, Sofia). Kopiojn sendu por presigo al la red. «Rabotniĉesko delo», Vrabĉa 1, Sofia.
G o l, Sofia.
EL POLIO
La faŝisma teroro en Lodz
(Esperanto-Servo.) La 24-an de oktobro, kiam posttagmeze la laboristoj iris hejmen el la fabrikoj, venis al la fabriko de Biderman (fabrikposedanto) K-do Ŝajek Harnam k komencis ekparoli al la elirintaj laboristoj. La gelaboristoj atente aŭskultis, sed subite aŭdiĝis pafo k la oratoro sangvundite falis teren. La laboristoj postkuris la forkurintajn fiagentojn policajn, kiuj pafis, sed sensukcese. La agentoj estis vestitaj kiel laboristoj, pro kio ili ne plu estis rekoneblaj. Dume la vunditan K-don oni veturigis al hospitalo, kie post unu tago li mortis. La enterigo estis fiksita por la 27. 10. je 16-a horo, sed la polico, timante manifestacion de laboristoj, la 26. 10. dum la nokto enterigis lin. Dimanĉe je fiksita horo la laboristoj amase venis antaŭ la hospitalo, sed la polico terore disigis ilin. La pola faŝismo tiamaniere volas rompi la batalon de la pola laboristaro. Sed oni eraras; tio nur hardigas nin por la batalo ĝis la finvenko.
J. C., Lodz.
ATENTU LA NOVAN ADRESON!
EL SOVETIO
Ne plu sabatoj, nek plu dimanĉoj — Ni raciigas nian ripozon
(Esperanto-Servo.) Antaŭ nelonge en USSR estis dekretita la kvintaga laborsemajno. Tio signifas, ke la soveta laboristaro ricevos post ĉiuj kvar tagoj unu liberan tagon. La festoj — ĉu klerikalaj, ĉu revoluciaj — estas forigitaj. Restas nur sekvantaj festotagoj: 22-an de januaro — tago por memoro al la revolucio en jaro 1905; 2 tagoj unumajaj; 2 tagoj de la Oktobra Revolucio. La kalendaro do tute ŝanĝiĝas: nek plu sabatoj, nek plu dimanĉoj. Ĉiu sama dato trafas ĉiam je sama semajntago, ekz.: la 1-a de januaro estos ĉiam lunde, la 2-a, 7-a, 12-a, 17-a, 22-a, 27-a dato de ĉiu monato estos ĉiam marde ktp. Ĝenerale la jaro konsistos el 72 semajnoj (72×5 = 360 k 5 aŭ 6 festtagoj = 365/366). La ideo jam komencas efektiviĝi. Mi mem skribas hodiaŭ vendrede, uzante mian unuan liberan tagon laŭ la nova semajno. Estas malfacile imagi ĉiun utilon, kiun alportos la reformo. Plivigliĝos t. n. «dimanĉaj» universitatoj (ili funkcios de nun ĉiutage por la kvinono de la laboristoj). Regula, raciigita ripozo servos al la sano de l’ laboristoj. Ni rekonstruas nian vivon en ĉiuj sferoj: en la socia, en morala, en ekonomia. Estas rimarkindaj la ritmoj de nia agado. La dekreto pri la kvintaga semajno ankoraŭ ne estas fine sankciita de la registaro. Ĝi tamen estas pridiskutita, priparolita, aprobita de la laboristoj, k dum du semajnoj efektivigata. Dum du semajnoj ni entombigis la kutimaron de centoj de la generacioj.
S e r g e j I z m a j l o v, Stalino.
8-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Parolantaj filmoj kaŭzas senlaborecon. S. H. T. (7471), Steeple, B. (Anglio).
- Fama muzikistaro antaŭ pereo. SAT-ano 12 638, Manchester (Anglio).
- Senlaboruloj — eksoldatoj. Stone (14 586), Rhyl (Anglio).
- Sanga atenco de faŝistoj en anatomia instituto. 7658, St. Pölten (Aŭstrio).
- La proceso kontraŭ kompartio. Gol, Sofia (Bulgario).
- La faŝisma teroro en Lodz. J. C., Lodz (Polio).
- Ne plu sabatoj, nek plu dimanĉoj; ni raciigas nian ripozon. Sergej Izmajlov, Stalino (Sovetio).
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 93
TRA ESPERANTIO
Evoluo de l’ esperanta vortaro k ĝia kolektiva reguligo
Ni ĉiuj konsentas, ke esp-o estas lingvo vivanta, do evoluanta. Sed, parolanta malpli multe, ol la naciaj lingvoj, ĝi jam nun estas disvastigita teritorie pli ege, ol iu el la plej disvastigitaj lingvoj naciaj. Oni povas senhezite konsenti, ke ĝuste en tia granda teritoria disvastiĝo kuŝas la plej granda danĝero por la unueco k interkompreneblo de la lingvo, kiun ni devas severe gardi.
Sed, ĉar esp-o ne estas rigida lingvo, ĝi konstante pliriĉiĝas, k, ĉar la pliriĉigon partoprenas eĉ nebone sciantaj la lingvon individuoj (kion ni povas malrekomendi, sed neniel malpermesi), en la lingvo aperas multaj malnecesaj sinonimaj formoj. Jen estas kelkaj el ili:
- Evolucio — evoluo, ekscentrika — ekscentra, kalibro — gaŭĝo, mizerikordo — karito, marabuto — marabuo, metakarpeo — metakarpo, ohmo — omo, seriko — serĝo; 2. maĝo — mago, seno — sino, tendra — tenera, konkeri — konkiri, bufalo — bubalo, arkivo — arĥivo, alkemio — alĥemio, jungalo — ĝangalo, kaoso — ĥaoso, kontralto — kontraldo.
Kiaj do principoj devas nin gvidi en la elekto de l’ decaj sinonimformoj?
Mi pensas, ke unuavice ni devas akcepti la formojn de la SAT-vortaro, baldaŭ aperonta, kiuj eble ne ĉiam estos perfektaj, sed estas nepre akcepteblaj pro la unueco de la lingvo. Kompreneble, por plenumi ĉi tiun postulon ĉiu proleta esp. ĉelo, ĉiu SAT-rondo k (laŭpove) ĉiu proleta esp-isto devas havigi al si ekzempleron de la vortaro.
Se en la vortaro estas por iu vorto kelkaj sinonimaj formoj, oni esploru, ĉu la senco de la sinonimoj estas tute identa aŭ ili distingiĝas je diversaj nuancoj.
Se oni konstatas la unuan fakton, oni elektu la formon plej mallongan, ĉar tion necesigas la evoluo de ĉiuj naciaj lingvoj, kiel ankaŭ de esp-o. Ekz., el la unua vico da sinonimoj, supre skribitaj, oni elektu la formojn: evoluo, ekscentra, gaŭĝo, karito, marabuo, metakarpo, omo, serĝo. Se oni konstatas, ke la sinonimoj havas diversajn senconuancojn, oni uzu ilin ĉiujn (decokaze). Se la sinonimoj havas egalan kvanton da literoj: maĝo — mago, sino — seno, ĥaoso — kaoso ktp., oni elektu aŭ la formojn de l’ oficiala radikaro aŭ, se tiaj malestas, la formojn ne havantajn homonimojn k pli konformajn al la ĝenerala esp. vortaro k transskribo. Do, paralele kun «magio» oni devas uzi «mago»; «ĥaoso» estas pli preferinda, ol «kaoso», ĉar ĝi troviĝas en Universala Vortaro. Vere, iafoje povas okazi embaraso de l’ elekto, ekz., pri la formoj «seno» kaj «sino», ĉar ili estas same mallongaj, same neoficialaj, same internaciaj. Ĉi-okaze oni uzu formon persone preferatan, k la praktikado k eventuala posta oficialigo fine solvos la problemon.
Se oni elektos inter sinonimoj netroveblaj en la SAT-vortaro, oni sin gvidu per jenaj principoj:
- Formo — la plej mallonga.
- Formo — oficiala.
- Formo — nehavanta homonimojn.
- Formo — la plej konforma al la ĝenerala esp. transskribo.
Sed dum la elekto oni nepre apliku la 3-an principon, k la kvara ne povas esti absolute k objektive konservata pro la sama kaŭzo, kiu ne permesas uzi absolute internaciajn radikojn.
Ŝajnas al mi, ke la principojn indikitajn ĉiu povas akcepti k sekvi, k tio ĉi multe helpos al la konservo de la lingva unueco. Oni nur apliku la principojn malgraŭ la personaj preferoj, ĉar tiuj (la preferoj) riskas fine tiel troplenigi nian vortaron per homonimoj k sinonimoj, ke ĝi estos pli malfacile studebla k uzebla, ol iu nacilingva vortaro.
Mi bone komprenas, ke mia recepto ne povos definitive malŝarĝi nian vortaron de la homonimoj k sinonimoj, sed ĝi povas, estante severe aplikata, multe helpi al la malmultigo de la malnecesaj vortoformoj.
Finante la artikolon, mi respondos unu eventualan riproĉon: kial mi en miaj principoj de la vortelekto ne indikas la internaciecon? —
Tute simple! Ja la uzataj en la esp. literaturo sinonimoj estas sufiĉe internaciaj. Malgraŭ la ega pligrandiĝo de l’ esp. vortaro, ĝi ĉiam pli k pli internaciiĝas. Do, estas nenia danĝero, se ni elektas el la sinonimaj formoj, ne gvidante nin ĉefe per la principo de l’ internacieco, ĉar absoluta internacieco ne povas esti atingita, k relativa internacieco estas nocio subjektiva, k oni, penante ĝin atingi plej ofte plimultigas la sinonimojn k superfluajn vortoformojn — malutilo, kies forigon mi celis verkante ĉi tiun artikolon.
N. S. Pargačevskij (11 746), 9-a horzono.
Unua paŝo de japanaj SAT-anoj
Ĝis nun japanaj SAT-anoj agadis en sia izolita kampo k neniam grupiĝis por amase agi eksteren. Pro granda malsimileco inter la lingvoj esp. k japana, esp. movado longe restis inter inteligentularo neŭtralista. Laboristaj esp-istoj ankoraŭ ne havas sian organizon. Sed jam la nombro da lab. esp-istoj pli k pli grandiĝas kune kun tiu de SAT-anoj, k ilia organiziĝo al LEA estas urĝe bezonata. Tiucele, ni, Tokiaj SAT-anoj, unue grupigas ĉiujn SAT-anojn en la lando, okaze de l’ XVII. Kongreso de japanaj esp-istoj en Tokio.
Antaŭ la malfermo de l’ kongreso, laŭ la iniciativo de Tokiaj SAT-anoj, estis aranĝita kunsido por interkonsiliĝi pri nia agado en la XVII. Kongreso. La 21. sept. posttagmeze ni havis malferman kunvenon de l’ kongreso kun 200 partoprenantoj, en kiu K-do Nagahama, en la nomo de Tokia SAT-anaro, k K-do Hokka nome de Kaŝiŭagi Rondo salutis la aŭskultantojn atentigante ilin pri neevitebleco de la speguliĝo inter la esp-istaro de l’ klasa antagonismo. Vespere, anstataŭ ĉeesti luksan festenon de l’ kongresanoj, ni 20 SAT-anoj kun famekonata K-do Ujaku Akita, kolektiĝis aparte en unu grupo k interkonsiliĝis pri nia estonta agado. Ni decidis, ke ni havu provizoran komitaton por grupiĝo de ĉiuj japaniaj SAT-anoj.
En la 22-a matene, la SAT-anoj havis fakkunsidon kun kelkdek aŭskultantoj, kiu estis plej vigla el ĉiuj fakkunsidoj. Posttagmeze, kiam la kongresa konferenco okazis, K-do Nagahama proponis kolekti monon por sendi esp. librojn al Ruĝa Helpo. (En Japanio la blanka teroro tenas en karcero pli ol 650 junajn kuraĝajn pionirojn de nia klasbatalo k ili avide deziras lerni esp-on.) Ni sukcesis akiri el la ĉeestantaro ĉ. 30 jenojn (15 dol.). Tio estas granda sukceso por nia agado.
Post tiu konferenco, vespere la kongreso aranĝis teatraĵon de Klara Rondeto, kiu estas la sola virina grupo esp-ista en nia lando k en kiu fervore laboras 6 SAT-aninoj. La teatraĵo «Kion rakontas amikoj de Peĉjo?» elprenita el la samtitola libro de H. z. Mühlen, eldonita de SAT k simpligita por tiu ĉi prezento, estis ĉefe ludata de tiuj SAT-aninoj kun K-dino H. Mijake. Kompare al aliaj amuzaĵoj aranĝitaj de neŭtraluloj, tiu ludado estis supermezure sukcesa; K-do U. Akita, proleta dramisto, ankaŭ admire laŭdis tion, k ĝi finiĝis per kantado de «Ruĝa Standardo» k «Pola revolucia kanto» per ĥoro el ĉ. 20 virinoj.
Dum tiuj du tagoj ni havis nian propran vendejon, kie ni varbis novajn membrojn al SAT, kolektis abonojn k vendis librojn. En la 3-a tago, la 23-an, K-do Hata, studento, faris paroladon ĉe la oratora kunveno de studentaj esp-istoj kun pli ol 100 aŭskultantoj, pri la temo «idealistaj esp-istoj». Poste ni havis nian interamikiĝan kunvenon, kie K-do Akita parolis al ni pri esp. movado en Sovetio, prezentante div. fotojn, librojn k. a. Estas ĝojige, ke ni povis plene utiligi la neŭtralulan kongreson per div. manieroj k povis fari unuan paŝon por nia unuiĝa agado.
Rap. Torajiro Nagahama, Konsilanto el la 9-a horzono.
— pàgina 10 —
94 — SENNACIULO
SOCIALISTA INFANMOVADO KAJ ESPERANTO
«Der Kinderfreund» (La Infanamiko), dusemajna gazeto de la socialdemokrata infanorganizo en Germanio, konstante aldonata al ĉiuj socialdemokrataj jurnaloj germaniaj, atentigas en n-o 22 en sia redakcia angulo pri la interkompreniĝaj malfaciloj, kiujn renkontis la tielnomataj «ruĝaj falkoj» en internacia tendaro aranĝita apud Kopenhago por danaj, svedaj, germanaj soc. infanoj. Ĝi proponas ellernon de esperanto al la infanoj k promesas aperigi en la venonta jaro facilan esp. kurson en la gazeto, por ke la infanoj poste komencu interkorespondadon kun geknaboj diverslandaj. Ĉar la instigo estas direktita al «ĉiuj grupoj», oni povas esperi pozitivan rezulton. Socialistaj Gek-doj, ne forgesu sendi gratulon k instigon al la Redakcio de l’ gazeto pro ĝia decido!
ESPERANTO JE SERVO DE ABELBREDISTOJ
Oni kun ĝojo konstatas, ke sovetia abelbredista jurnalo «Pĉelovod-Praktik» (Abelbredisto-praktikulo) en n-o 8/9 de 1929 malfermis siajn paĝojn por materialo ricevita el eksterlando per esperanto. En tiu n-o troviĝas 4 bildoj senditaj el Japanio k Ĉeĥoslovakio kun paralelaj rus-esp-aj subskriboj k ruslingva teksto pri abelbredado en Japanio k Ĉeĥoslovakio. Esp. abelistoj bonvolu subteni tiun ĉi paŝon de la redakcio de l’ menciita jurnalo. Liveru al ĝi materialon pri spertoj en abelbredado k postulu enkondukon de esp. lingvaĵoj, por ke la jurnalo fariĝu legebla por multnombraj fakuloj en tutmondo.
J. Gol (4608), Koskolovo, Sovetio.
Korekto. — En n-o 266, p. 65, 1-a kolono, lin. 24 de supre, legu «levmaŝinoj» (anst. «kranoj»).
Zamenhofa Saĝo
Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiu la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.
El «Originala Verkaro», j. 1914.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. «Arb. Esperantist» sciigas kelkajn ciferojn pri stato de LEA-distriktoj (konigitaj okaze de konferencoj de la koncernaj distriktoj): La distrikto Bavario (dekstra-rejna) havas nun 24 lokajn grupojn kun ĉ. 450 membroj (inter ili 160 SAT-anoj). Dum lastaj tri kvaronjaroj aperis en la lab. gazetaro 170 artik. k 83 mallongaj notoj. En 10 lokoj okazis paroladoj de l’ distriktestro. Li skribis varbcele (sen presaĵoj) 670 let. k PK. Al la nuna estraro reelektita aldoniĝis sekretario k junulargvidanto. — La distrikto Leipzig (konferenco 1. IX. en Halle) konsistas el 22 grupoj (3 novaj kun 32 membroj); anaro 440. Kasstato bona; perletera kurso ĝis nun senrezulta. — La distrikto Rejnlando kunvenis 8. IX. en Vermelskirĥen (15 delegitoj, 40 gastoj). 3 novaj grupoj fondiĝis dum lasta jaro. Eventuale fondiĝos nova subdistrikto por la regiono Aĥen-M. Gladbaĥ. — La 8-a asocia tago de GLEA okazos paskon 1930 en Essen. — Limbach (Sa.). La grupo okazigis post la 9-a Kongr. internacian esp. vesperon. Ĝi estis bone organizita k ricevis subtenon de parti-, sport- k kulturorganizoj. Bedaŭrinde surprizis la konduto de kelkaj eksterl. K-doj, kiuj certe promesinte sian partoprenon, ne venis. Dank’ al subteno de K-do Lundgreen (Hälsingborg) la situacio estis savata, k la lab-istoj forlasis kontente nian aranĝon. 1. IX. flugfolia propagando inter partoprenantoj al 15. intern. junulara tago (tutdistrikta). Dum la manifestacio esp. afiŝegoj. Laŭ deziro okazis en kelkaj organizoj rap. de K-do Weissbach pri spertoj en eksterl. kun esp-o. 25. IX. malfermiĝis nova kurso por komenc. kun 40 p. Gvidas K-doj Lange k Weissbach. Laŭ iniciato de nia grupo, de pasko 1930 en la elementaj lernejoj esp. estos instruata kiel nedeviga instrufako al infanoj vizitantaj la 7-an k 8-an klasojn. (5836.) — München. La 20-jara jubilea festo de l’ loka grupo estis plena sukceso. Bedaŭrinde la radio-parolado el Moskvo estis neaŭdebla (pro aeraj perturboj). Granda ekspozicio (kun donaco — standardo — de K-dino el Alĝero). Multaj salutlet. el en- k eksterlando. Komenciĝis 8 kursoj por komencantoj (inter ili 4 por la soc. junularo. — SOVETIO. Belgorod. 20. 9. komenciĝis kurso en la vespera lab. lernejo kun 50 personoj, pagata de la lernejo. Gvid. K-do Lingel. (5084.) — Kremenĉug. Esp-o instruata kiel programobjekto ĉe la unua kurso de Pedag. Teknikumo (instruista lernejo); gvidas E. Izgur. La lernado celas evtl. pripedag. korespondadon kun alilando. — Nijnij-Novgorod. Laŭ antaŭa komuniko en urbo Granda Nijnij-Novgorod enskribiĝis k komencis studi en 27 kursoj 570 partopr. Rezultoj estas jenaj (ĝis 1. 9.): Ĉe 7-a Soveta lernejo (Kropotkin) finis ĉiuj komencintoj, t. e. 60 p., ĉe N Ekskorta Bataliono ĉiuj 10; ĉe Ŝtata Univers. en Stud. Domo 12; ĉe fabriko «Ŝvejprom» disfalis; en Sormovo: ĉe Klubo de Metalistoj 16 p. disfalis, ĉe Fabriklernejo (FZU) finis 10, en vilaĝo Visokovo 12; ĉe Ruĝa Anguleto de NKCRK (Koop.) finis el plenaĝuloj 4, junpioniroj 15 p.; ĉe «Krasnaja Etna» en Kanavino finis 11; tie ankaŭ komencis studi grupo el 20 junpion., kiuj trastudis nur 3 lecionoj, pro forveturo al tendaro; ĉe Kanavina Komitato de IRĤ-kurso disfalis. En ĉelo ĉe Telefonfabriko (Miza) finis ĉiuj 10 p., ĉe 20-a Sov. lernejo en Miza 95 lern. trastudis laŭ Rublov 12 lecionojn, laboro daŭros ĉiaŭtune; ĉe Urbkom. de IRĤ finis 9; ĉe Grupkom de STS en Sormovo kurso disfalis¹; ĉe Urba Klubo de STS (Oficistoj) trastudis 18 lecionojn laŭ Rublov 6 p.; ĉe N Radio-Regimento finis 25 p. En la pagaj kursoj de Gub. Kom. SEU parto de kursanoj defluis pro por ili ne oportuna tempo de l’ okupoj, parte pro nedeziro k forveturo el urbo; el 137 enskribiĝintoj ne venis al organiza kunveno nek komencis studon 50 p. El restintaj finis kurson: en urbo I-a grupo 12 p., II-a grupo 14 p., III-a grupo 4 p., en Kanavino 17 p. Sekve restis ĝis la fino de l’ kursa laboro 326 p., aŭ 57%. El tiu kvanto ne ĉiuj kontentiĝe trastudis elementan kurson k rekomencos. Por la aliaj estas projektata pliperfektiga kurso. Uzitaj lernolibroj plejparte de Svistunov, parte de Rublov, k «Petro». El ĉiuj restintaj kursanoj SEU-aniĝis kiel efektivaj membroj 6, kiel amikoj 27. (La kvanto estas tiel malalta, ĉar multaj estis lernantoj, sekve senmonaj.) Dum somero vizitis kunvenojn tre malmultaj kursanoj. Somera laboro plej parte estas karakterizata per akcepto de vizitantaj sovetiaj k eksterl. esp.-istoj: 25. 5. venis franca junkomunisto k sportulo SAT-ano 9344, kiu faras tutmondan vojaĝon per biciklo por propagandi esp-on k SAT. Lin tre varme akceptis k donis al li plenan materian helpon Gub. Konsilantaro por Korpkulturo. Li raportis en esp. kunveno (30 p.), salutparolis esp-e dum vesperfesto okaze de 10-jara datreveno de Ŝtata Eldonejo, antaŭ 700 p. Tradukis K-do Belajev. Li havis intervjuon ĉe redakcio de l’ loka jurnalo kiu raportis
¹ Ĝin komencis 20 p., ne 200, kiel erare presiĝis en n-o 246.
[REKLAMO p.10] JE LA NOMO DE L’ VIVO — Filozofi-lirikaj Fragmentoj — Originala verko de nia K-do E. Izgur — Enkonduko de E. Lanti — Antaŭparolo de N. Kruĉinin, Prezidanto de Tutukrainia Asocio de Proletaj Verkistoj k Prezidanto de Tutukr. «Proletkult» — 224 pĝ., 13,5×18 cm, abunde ilustrita. — La verko impresas forte per la muziko de sia lingvo, la potenca poezio kaŝita en tiuj proze skribitaj linioj, la harmonio de l’ mondbildo disvolvita laŭ profeta maniero, la sincereco kaj nekompromisemo, kun kiuj estas eldiritaj la ideoj karaj al la Proletaro. — Havebla ĉe nia Administracio: Colmstrasse 1, Leipzig O 27 — Prezo: klasika eldono: bonega papero, bela kovrilo . . . . 2.— mk. g.; luksa eldono . . . . 2.50 mk. g.
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 95
pri lia vizito. 22. 6. venis gvidanto de Internacia Esp. Teatro K-do Gorin el Moskvo, kiu faris du rap. ruslingvajn en esp. kunveno (20 p.). Bedaŭrinde sukcesojn ne donis lia vizito. 2. 8. vizitis nin Nov-Jorka SAT-K-do Wurman, kiu restis unu semajnon. La renkonto estis tre amika. Tagon poste venis el Jaroslavl K-do Perelŝtejn kun edzino (norvega esp-istino). Li raportis pri laboro de Centraj Korespondkursoj en Moskvo. 3. 8. vizitis la urbon bicikle K-do Dobrusin el Odeso, kiu propagandis ĉe redakcio de l’ loka jurnalo. 19. 8. nia K-do Belajev vizitis Murom, kie li fondis kun lokaj esp-istoj Urbkom. de SEU. Tiuj K-doj de aŭtuno laboros unue en urba kaj poste jam en distrikta skalo, ĉar esp-istoj estas en Pavlovo, Vorsma, Viksa, Kulebaki. 25. 8. K-do Belajev salutparolis dum Unua Landa Konferenco de Kom. Junularo, kiu tre bone akceptis ĝin. Ĝia organo «Leninskaja Smena» ekutiligos esp-on por intern. koresp-ado kune kun aliaj nacilingvoj. Inter skandinava lab. delegitaro (sept.) troviĝis SAT-ano K-do O. Magnusson el Hasnäs. Bedaŭrinde aliurbaj esp. organizoj ne atentis sendi al ni materialon por ekspozicio esp. ĉe I-a landa konferenco de SEU. Espereble la legado de tiuj ĉi linioj memorigos ilin pri nia insista peto. Kalaŝnikov (1125). — Odeso. La SEU-organizo planas varbon de 300 aktivaj k 500 pasivaj esp. amikoj por 1930. Esperanta Konsultejo ĉe Intersindikata Konsilantaro (adreso: Odeso, Okr. Rada Prof. Spilok) reekfunkciis. Kursoj por eduko de kursgvid. fondotaj ĉe Intersind. Konsil. — Okaze de Oktobra festo Odessa radio-stacio disaŭdigos 7 nov. esp. intern. radiokunvenegon al tutmonda proletaro, speciale al Essenaj prol. organizoj kiel respondo. Ondlongo 411 m. Aŭskultintoj informu pri aŭdeblo al USSR, Odessa, Lenina 17, Radio-centro. Poltava. La pionir-organizo (infanoj) decidis disvastigi esp-on inter la junpioniroj. Fondo de 10 kursoj por la vintra sezono estas nun preparata. — Samara. Tuturba kunveno elektis SEU-komitaton, por pli sukcesigi la lokan movadon. Kursoj ĉe du fervojistaj kluboj (3) kun 40 p., ĉe poŝtistoj-fervoj (1) kun 10 p., 1 ĉe klubo de sov. oficistoj. (25 p.). Ĉe fervoj. klubo perfektiga kurso. Gvidantoj estas fervojistoj, kiuj lernis dum lastaj 2 jaroj. La fervoj-oficejo daŭrigas sian edukan, organizan, koresp. laboron. Plivigliĝis laboro por priservado de l’ Mezvolglanda gazetaro. (5583.) Stalino. La movado de ĉi tiu centro de l’ Doneca karbobaseno viglas. Funkcias 20 ĉeloj de SEU, precipe en la industriaj entreprenoj. Dum lastaj semajnoj fondiĝis 6 rondetoj (en sov. partilernejo, ĉe junpioniroj k. a.) kun preskaŭ 300 lernantoj. En la 13-a laborlernejo esp-o estas instruata kiel program-objekto. Kursoj por eduko de kursgvidantoj ĉe Intersind. Konsilantaro k Komjunulara Komitato. (Ukr. Kom. de SEU). Stalingrad. Unua distr. komitato de esp-o organiziĝis ĉi tie post kelkjara movado. Ĝi konsistas el 7 aktivaj Gek-doj de l’ urbo. La laborplano por la vintra periodo estas ellaborita de tiu Komitato. Gurov (14 390). — SVEDIO. En Göteborg komenciĝis kurso inter lab. sportistoj k elektristoj. Gvidas Einar Adamson. K-dino Elma Adamson gvidas kurson inter metallaboristoj de la granda marfabriko Götaverken. En ambaŭ kursoj kune 35 p. K-do Gust. Telander gvidas kurson en Astorp k Nyvang. En Billesholm kurso gvidata de A. Strandberg. En Mölndal prospera kurso gvidata de K-do E. Adamson. Ankaŭ en Hällefors nova kurso (9 p.). Gvidanto K-do Joel Jansson. En Blattnicksele unuafoje kurso; gvidas K-do M. Persson (10 p.).
EKSTER NI
Mi emas suspekti, ke la direktoro de «Espero Katolika», pastro Rambu (Ramboux) estas ne tre ortodoksa kredulo. Lin certe ataketas danĝera herezemo.
Sur kio vi apogas vian suspektemon? eble demandos iu. Nu, tute simple, sur tio, ke senĉese pastro Rambu prezentas SAT-on k ties anojn kiel modelon al la legantoj de sia gazeto. En la lasta n-o li eĉ dediĉas la fruntartikolon al laŭdado de nia «satana» organizo k direktas siajn sagojn nur kontraŭ la katolikajn esperantistojn! Ĉu tio estas deca konduto ĉe pastro? Ĉu ne estas klare, ke la legado de «S-ulo» k pli speciale de ĝia «Liberpensula Paĝo» infektis lin senkonscie per malortodoksa veneno? La Maliculo (la Diablo) estas ja tre ruza, li scipovas tiel lerte insidi la kredulojn, ke ne malofte ili falas en liajn kaptilojn . . .
Estas ja skandala afero, kiam pastro ne trovas pli trafan argumenton por vigligi la fervoron de siaj parohanoj ol montri kiel plej imitindajn homojn tiujn, kiuj kredas nek dion, nek diablon k malkaŝe kontraŭpropagandas la «Sanktan Eklezion».
Sendube la dia instruo k la religiaj kutimoj forte narkotas la cerbon de la kreduloj. Tamen estas dube, ĉu neniu vekiĝos ĉe la konstato, ke pastro proponas al ili «satanojn» kiel plej imitindajn homojn! . . .
Sed eble mi eraras: la celoj, la vojoj de dio estas tiom nediveneblaj! Povas esti, ke la «Eternulo», sen nia scio, subtenas nuntempe SAT-on, laŭ eŭtrapelia maniero, nur por hontigi la esperantistajn katolikojn, kiuj ne sufiĉe abonas «Espero Katolika»n . . .
Ni sekve estu atentaj k ne lasu nin superruzi per la «dianoj»; ni estu inda «satanoj», senlace laborantaj por detrui la kapitalistan inferon, kiun kreis k defendas la dio de la katolikoj k tiu de similaj kreduloj. Dio estas ja rezulto de la nescio, de la mizero k kredemo — k pastro Rambu estas eble iom herezema, sed certe tre ruza homo, kiu uzas ĉiajn rimedojn — eĉ satanajn — por la gloro de sia sendube sankta entrepreno.
Ab uno disce omnes.
Eŭtrapelo.
[BILDO p.11 | 60,8,88,13] Desegnaĵo de malfermita libro kun plumo kaj inkujo, ornamaĵo super la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
H. G. Wells, La dormanto vekiĝas. Romano. El la angla trad. de A. Frank Milward. 1929. Eld. The Esperanto Publishing Company, London W. C. 1. Form. 12×19 cm. 210 pĝ. Prezo: 3.90 mk. g.
Kiel estis eble, ke Ŭels (Wells), tiom profunde psikologa, talenta, iam skribis tiajn sensencaĵojn, kiaj kelkaj paĝoj en tiu ĉi romano? La fama naivo de anglalingvaj popoloj ankoraŭ regis en spirito de Ŭels, kiam li skribis tion.
Min tre ĝojigas ekscii, ke tiuj romanoj de Ŭels pri estont-mirindaĵoj estas nur junecaj verkoj. Liaj postaj verkoj iĝas ĉiam pli kaj pli profunde homkomprenaj, realaj, ne plu entenas sensencaĵojn. Pri kutimoj, speciale pri seks-kutimoj, liberiĝantoj nepre necesas legi liajn lastajn verkojn; kaj ni respekte salutu en li la aŭtoron de mondhistorioj, kiuj liberigis milionojn da spiritoj el stultegaj kristanaj kaj bibliaj superstiĉoj.
Eĉ «La dormanto vekiĝas», kvankam ĝi entenas junecajn sensencaĵojn, estas daŭre spirit-liberiga, sur ĉiu paĝo. Kaj ni devas konsideri, ke tre ofte Ŭels pentras estonton ne kiel li antaŭvidas ĝin, sed kiel li deziras, ke la estonto ne fariĝu. Tiam, fantazio, sensencaĵo ne estas eraroj, sed averto: «Homoj, evitu fariĝi estonte tiom stultaj, kiom anoncas nuntempo, se vi ne ŝanĝiĝus!»
Ekzemple, pri lingvoj: Ŭels supozas, ke post du aŭ tri jarcentoj estontaj (paĝo 114) fariĝos oficialaj en la mondo dialektaĉoj aziaj-anglaj, amerik-anglaj, rusaj-francaj, germanaj, francaj-afrikaj; kaj nur franca lingvo estus konservonta purecon, en Mediteranea baseno. Li per tiu fantazio nur primokas usonanojn kaj «havenajn lingvojn», primokas ruslingvan tro-uzon de francaj vortoj kaj saman germanan mankon.
Interesige efikas tiuj aventuroj sur leganton: Ŭels posedas en ĉiuj siaj verkoj la sekreton de vivoplena prezento kaj imag-povo. Eĉ en sensencaĵo liaj herooj vivas. Komencinte legi, vi nepre bezonas daŭrigi. Do, bona libro, tre agrable legebla kaj plena je elpensoj fortigaj. Ni salutu tiun genian, honestan aŭtoron, dankante lin pro lia sincera homliberiga laboro.
En la traduko estas sufiĉe multaj lingvaj kaj presaj eraroj. Bela eldono agrabla por la okulo.
Jief.
Rud. Geist, Législation Internationale. Unua adreso: Vom Manifest zum Gesetz. (De l’ manifesto al la Leĝo.) Eld. Internationale Buchpresse, Frankfurt a. M. (Sindikatista eldonejo). 130 pĝ. Form. 12×17 cm. Prezo 1.50 mk. g. Adr.: W. Schwab, Prächterstr. 20, Frankfurt a. M.-Ginnheim (Germanlingva).
La aŭtoro pritraktas laŭ vidpunkto materialisme-filozofia la problemon: Kapitalo-Laboro k rekomendas kreon de Konsilantara Internacio sur la bazo de revoluciaj laborej-organizoj.
— pàgina 12 —
96 — SENNACIULO
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Arb.-Rad- u. -Kraftfahrer-Ztg. «Solidarität» (Ciklista Gaz., eldonkv. 325 000 ekz.), Ofenbaĥ, n-oj 1, 3, 7, 10, 11; Signalen, Stokh., 31. 10.; Der Kinderfreund (Infanamiko), Berlin, n-o 22 (v. apartan noton); Aurora, Porto, nov. (kun mencio pri SAT); Enköpings Nyheter, 29. 10., 2. 11.; Svenska Järnvägstidningen, Stokh., 1. 11. (tuta paĝo).
Peresper. materialon enpresis:
L’Humanité, Metz, 2. 10., 9. 10., 20. 10., 31. 10., 1. 11.
NIA POŜTO
7537. — En tiu formo neuzebla por «S-ulo»! Vi cetere forgesis gravajn datojn k menciis iujn malgravajn!
343. — Ne plu aktuala! Cetere ni raportis pri tio en n-o 267.
9435. — Ni ne povas respondi al via demando pri la du vortoj, ne konante la kuntekston.
8048. — Ni enmetos vian primoran art. en «S-ulo», ĉar por «L. L.» ni preferas anekdotojn k rakontetojn al priskriboj.
10 746. — Por versfarado vi (almenaŭ ĝis nun) ne havas talenton. Restu ĉe la prozo.
Red.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
— Sendu por niaj kursoj amason da koresp-aĵoj el tuta mondo. Adreso: Werner Rentmeister (Aŭstria Lab. Ligo Esperantista), Kölblgasse 10, Wien, 3.
BRITIO
Tuj agu! — La 30-an de novembro okazos la 10-a Kongreso de Kom. Partio de Grand-Britio. Sendu fratajn salutojn kaj helpu nin tiele propagandi nian aferon inter la ĉeestontoj. Adr.: K-do E. R. Pountney, Room 5, St. Annes. Bldgs., 125 Albion St., Leeds.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Walter Sacher, Unter-Maxdorf ap. Gablonz a. N., dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj, precipe kun K-dinoj.
GERMANIO
K-do Peter Schmid, Laufnerstr. 2, Salzburghofen ap. Freilassing (Bavario), dez. koresp. kĉl., PI.
K-do Paul Teuscher, Ennewitz-Glesien ap. Schkeuditz, dez. koresp. kĉl., pri div. temoj, L, PK, PI, PM, sportgaz. k fotojn. Resp. garantiata.
— Du amikoj dez. koresp. kun du K-dinoj el ĉl. Adr.: K-do A. Schröder, Lensbergstr. 45, Recklinghausen S. 2.
K-doj Max k Harry Dost, Burgstr. 79/I, Chemnitz, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI.
K-do Richard Bachmann, Ringstr. 51, Oppau/Pfalz (16 j. pentristo), dez. koresp., L, PK, gaz., krom Sovetio. Resp. garant.
— Membroj de lab. esp. grupo k 30 gekursanoj koresp. individue kĉl., L, PK, PI. Adr.: K-do Karl Ewald, Ohlauer Str. 18, Strehlen/Schlesien.
K-do Wilhelm Rottig, Friesenstr. 7, Brandenburg/Havel, dez. koresp. kun sincera K-do pri literaturo, politiko k arto.
Adresŝanĝo. — K-do Friedrich Emmrich (SAT-matr. 37) loĝas nun: LEIPZIG N 22, St.-Privat-Str. 14/III.
K-do Fritz Poppe, Rödlitzer Str. 7, Lichtenstein-C., dez. interŝ. jurnalojn, gaz. kun ministoj de ĉl. Resp. garantiata.
Al miaj amikoj-koresp-antoj! — La 4-an de dec. okazos mia 25 j. edziĝjubileo. Ĉiam mi vivadis kontente — sen dia beno. Sennaciece k liberpensece H. Goth (1225).
K-do Konrad Bernthaler, Horster Str. 496-a, Bottrop i. W., dez. koresp. kĉl., L, PI; bfl. Resp. garant.
SOVETIO
K-do I. Ĥ. Aĥmeĝanov, Posadoĉnaj fabriko Sibkojtresta, Novosibirsk (Siberio), koresp. kĉl. pri sociaj k lab. temoj, PK, PI, il. ĵurn. Resp. garant.
[REKLAMO p.12] POLIO — Lernolibrojn kaj vortarojn naci-esper. kaj esper.-naciajn en senescepte ĉiuj lingvoj deziras interŝanĝi kontraŭ pollandaj esperantaĵoj K-do Jan Zawada, redaktinto de ĵus eldonita «Plena Fundamenta Vortaro esper.-pola». Adreso: WARSZAWA, M. O. Czerniaków, ul. Zaciszna 1, Pol. Sendu antaŭe prop.!
K-do V. Ŝuvalov, Stodolišĉe, derev. Emeljanska Smolen, dez. koresp. pri ĉ. temoj.
K-do J. Mosolov (flugisto-piloto), Dvorec Muzej kv. 8, Krasnogvardejsk, Leningr. obl., dez. koresp. pri aviado k div. temoj.
K-do Vl. Morgajev, Mytnaja 23 kv. 492, Moskvo-26, dez. koresp. kĉl. pri ĉio. Resp. garantiata.
K-do Arbatsky, Sovĥoz, Rodomanovo Gjatsk, M.-Bel.-Bal. j. d., dez. koresp. kĉl. nur pri jenaj temoj: agronomio, biologio k muziko. Resp. garantiata.
— Rondeto de novaj esp-istoj dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garant. Adr.: Nikolsk-Usuria fervoja lab. klubo de Ĉumak, Siberio, al instruisto Boĥan.
Adresŝanĝo. — K-do E. M. Flejs loĝas nun: Kazakstan, Petropavlovsk, redakcio de gazeto «Smiĉka».
— Gestudentoj de medicina fako dez. koresp. kĉl. samfakuloj pri lernmetodoj k vivkondiĉoj de studentoj. Adreso: Rostov/Don, Medfak de Gosuniversiteta, red. stengaz «Puls».
SVEDIO
— Esp. klubo en Göteborg dez. koresp. kolektive k individue kun a. kluboj k solaj esp-istoj el ĉl. Adr.: Esperanto Klubo, A. B. F., Pusterviksgat. 15, Göteborg.
— La komunistaj organizoj de Skoghall baldaŭ aranĝos letervesperon. Ĉion adresu al: John Olsson, Beuket 208, Skoghall. — Respondo nepre gar.
Ni aranĝos la 8-an de decembro Ekspozicion de esperanta korespondaĵo. Sendu kaj skribu multnombre, precipe el eksterlando, PK, leterojn, esperantaĵojn. — Respondo estas garantiata. Esperantoklaso de la popollernejo RIESA-GRÖBA (Germ.).
50 laboristoj deziras korespondi kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj. Adr.: K-do Polonskij, selo Moldovanskoe, Krim r-na Ĉernom. okr. Sovĥoz. «Krasnij Molot», Sovetio.
[REKLAMO p.12] JARABONO — por membroj . . . 8 mk. g. — por nemembroj . . 9 mk. g. — Ankaŭ ¼-jare abonebla!
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La malpliiĝo de l’ infannaskoj | 85—86 |
| La batalo de la aŭstria reakcio pri ŝanĝo en la konstitucio | 86 |
| Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) | 87 |
| El Hungario | 87—88 |
| Fanatikaj sektanoj antaŭ proleta juĝo | 88 |
| Aborto kaj steriligo en Danujo | 88—89 |
| El usona taglibro | 89 |
| Faktoj sen komentoj | 89 |
| Miaj tagoj de laboro | 90 |
| Ĉe niaj kontraŭuloj | 90 |
| Respondo al K-do Coll | 90 |
| Diskutejo | 90 |
| Sennaciula Virina Paĝo | 91 |
| Esperanto-Servo | 92 |
| Tra Esperantio | 93—96 |
| Korespondado, Anoncoj | 96 |
Presejo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 269, 28 de novembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 269 — APERAS SEMAJNE — 28. Novembro 1929
[BILDO p.1 | 43,4,57,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo de la kaplinio
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerhner
Ĉu la Ligo de Nacioj konsistigas ion novan?
Dum ĉiuj registaroj konkuradas en militpreparoj, la popoloj vivas senzorge, lulite de la espero al daŭra paco, per la klopodoj de la Ligo de Nacioj. La tuteŭropa gazetaro (krom eble la faŝista k la komunista) provas teni sian legantaron en tiu iluzio.
Mi volonte konsentos, ke en Ĝenevo oni ne preparas konscie la militon. Por mia tezo tute ne domaĝas, ke la Briandoj, Benesoj, M’kdonaldoj k. a. famaj «pacifistoj» deziras sincere malebligi la militon. Ne sufiĉas bonaj intencoj por atingi la celon. Ĉiuj plej famaj manifestacioj de la Ligo de Nacioj favore al la paco ne forigas la fakton, ke ĉiu nacio ĵaluze volas konservi sian sendependecon, sian suverenecon. Tio estas la kerno de l’ problemo k kondiĉas la neeviteblan fiaskon de ĉiuj plej «sinceraj» aranĝoj porpacaj. Tial ke la nacia aŭ ŝtata suvereneco restas netuŝenda principo en la internaciaj rilatoj, tio signifas, ke en Ĝenevo temas nur pri tenado de ekvilibro inter diversaj antagonistaj fortoj. Tia ekvilibro sekve estas nur provizora. Ĝi povas daŭri dum 20, 30, 40 aŭ pli aŭ malpli da jaroj, tamen ĝi neniel estas io definitiva. La fama filozofo Kant konsentas pri tio, ke la natura stato inter ŝtatoj estas la milita stato.
Sed la senĉesaj k bombastaj paroladoj k deklaroj porpacaj de famaj ŝtatistoj sukcesas tre bone krei iluzion en la popolamasoj.
Ĉi-lastaj, cetere, ne bone konas la historion; ili facile kredas, ke la Ligo de Nacioj estas io nova, ke finfine stariĝis institucio, kiu trudos pacon al la mondo. Estas do interese k utile montri, ke similaj organizoj jam ekzistis en la pasinto k ke ili ne sukcesis certigi la pacon.
En la antikvo, kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo, ekzistis en Grekio institucioj, kiuj tre similis la nunan Ligon de Nacioj. Funkciis arbitracio inter la civitoj. Tion montris klare burĝa verkisto, Viktor Berar (Bérard), en sia tezo: De arbitrio inter liberas Graecorum civitates (Pri arbitracio inter liberaj civitoj Grekaj). La amfiksjonioj (Ligoj de civitoj aŭ ŝtatoj kun politika k religia karaktero) k similaj institucioj havis tute la saman celon kiel la Ĝeneva. Tiuj ligoj sukcesis kelkokaze eviti militojn; sed, tial ke ĉiu civito (ŝtateto) konservis sian sendependecon k suverenecon, la paco restis ĉiam nur provizora.
[BILDO p.1 | 29,47,68,71] Karikaturo en du partoj. Supre: grupo da dikaj ŝtatistoj kun cilindraj kaj melonaj ĉapeloj, armitaj per kanonoj kaj fusiloj, staras vice; dekstre maldika viro kun papero «GENEVA» paroladas, lia ĉapelo kuŝas sur la tero. Sube: la samaj ŝtatistoj direktas siajn kanonojn al la oratoro, kiu ektimigite saltas kaj faligas sian paperon «GENEVA».
Estiĝis diversaj provoj por unuigi la civitojn de Grekio. Ili ĉiuj restis sensukcesaj. Neniu civito konsentis rezigni sian suverenecon k kunfandiĝi en pli grandan unuiĝon. Kaj jen kio okazis: La Romanoj faris tiun unuiĝon perforte, konkirante ĉiujn malgrandajn ŝtatojn…
Estas tre interese noti la similon, ekzistantan inter la nuna situacio en Eŭropo, rilate al Usono unuaflanke, k tiu de Grekio, rilate al Romanio duaflanke. La tiutempa tekniko en Grekio disvastiĝis eksteren k la Romanoj plej bone scipovas ĝin alpreni k aplikadi. La samo okazis rilate Usonon. Tie enplantiĝis k nun plej sukcese aplikiĝas la tekniko naskita en Eŭropo. Usono nuntempe, kiel Romanio en la antikvo, konsistigas la plej grandan potencon. Oni tute ne fantazias, prezentante al si jenan bildon: Iun belan tagon, kiam Eŭropo, pro internaj (internaciaj) militoj, estos ankoraŭ pli ol nun malfortiĝinta, tiam Usono, imite al la Roma Imperio, trudos sian superregadon al ĉi tiu kontinento. La hipotezo ne estas malsaĝa, sed male tute racia.
Oni ne rebatu, ke la antikvaj civitoj ne estas komparindaj kun la nunaj nacioj. La ĉefa diferenco ekzistas nur rilate la amplekson. Esence la problemo estas la sama. La nuntempaj eŭropaj nacioj ne volas rezigni sian suverenecon, kvankam la Ekonomio postulas tion. La psikologio de la popoloj malebligas tian rezignon. Ne vane la Lernejo, la Eklezio, la Gazetaro disvastigis naciismon, patriotismon. La nacianoj nuntempe estas en la sama spiritostato kiel antikvatempe estis la civitanoj. Cetere la diferencon pri amplekso larĝe kompensas niaj modernaj interkomunikiloj. La Grekoj k Romanoj ne konis vaporŝipojn, nek fervojojn, nek aviadilojn, senfadenan telegrafion k. s.
Estas ankaŭ notinde, ke Usono ne konsentis aliĝi al la Ligo de Nacioj. Ĝi ja plene konscias, ke en Ĝenevo oni celas ĉefe prizorgi eŭropajn interesojn k kontraŭstari al la usonaj. Neniuj plej elokventaj frazoj povas forigi tiun fakton.
La nuna Ligo de Nacioj ne konsistigas ion esence novan en la Historio. La militkaŭzoj restas la samaj kiel en la pasinta tempo. Oni simple trompas
— pàgina 2 —
98 — SENNACIULO
la popolon per senĉesaj paroladoj pri la paco.
Kaj stariĝas antaŭ ni la demando: Kiel la proletaro el Eŭropo k Ameriko rilatu al la venonta milito inter la du kontinentoj?
Por respondi konvene al tiu demando, necesus konsiderinde plilongigi ĉi tiun artikolon. Tion mi ne faru. Ial estas eĉ preferinde, ke aliuj respondu. Povus ja okazi, ke mi herezumus…
Sufiĉu do altiri la atenton de la legantoj al tiu grava problemo, lasante al ĉiu la zorgon trovi mem la ĝustan solvon. Mi aldiru tamen mian esperon, ke la SAT-anoj, kiuj lasis logi sin en la «Paneŭropan» (Tuteŭropan) movadon, ekkonscios pri sia erarpaŝo k retrovos la ĝustan vojon — la klasan unuiĝon de ĉiuj proletoj de l’ Mondo. Ili ekkomprenos, ke la unuiĝo de la Eŭropaj ŝtatoj — se ĝi estus ebla — eĉ ne preparus la pacon, sed la militon kontraŭ Usono.
E. Lanti.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(2-a daŭrigo. Vidu n-ojn 267/68)
En Fabriko
Pli grandan produktadon atingas la usona grand-industrio kun malpli da streĉado ĉe laboro, skribas Dübreŭj, dank’ al Raciigo. (Raciigo: t. n. Telorismo: post provoj sistemoj (reguloj), normoj):
Usona laboristo tute ne kutimas trostreĉi siajn fortojn. Ekzemple li ne portas pezan metalpecon, sed trenas ĝin post si sur laboreja vagoneto aŭ eĉ, sen speciala vagoneto, trenas ĝin per fadeno en iu skatolo sen radoj. Dübreŭj timis, ke li ne estos sufiĉe lerta, muskol-riĉa, inter la timigaj usonaj laboristoj. Sed, male, li lernis de ili malŝaton je trolaciĝo.
Li distingas du malsamajn Telorismojn: Telorismon de 1880, kaj Telorismon de 1929. — Telorismo de 1880 terura, peniga, hom-mortiga. — Telorismo de 1929, kiu tendencas faciligi la laboron kaj ne plu malsanigas laboriston, kiam ĝi estas bone aplikata.
Li montras kiel ekzemplon de moderna Telorismo la fabrikegojn Ŭajt & Ko (White & Co.) en Klivl’nd (Cleveland-Ohio).
Por 2500 laboristoj, 30 tempostudistoj kronometras ĉiujn laborojn, eĉ laboron de ŝarĝistoj-ekspedistoj, eĉ laboron de skribmaŝinistoj. (Neniu virino laboras en tiu fabrikego.)
Ĉiuj laborantoj kutimiĝis je tiu tempokontrolo, kaj neniu malŝatas, kiam tempomezuristo ekhaltas apud li preterpasante kaj enskribas tempojn. Tiel «meza tempo», kaj ne plu «la plej bona tempo» estas kalkulata.
Laŭ la spertoj de tiuj tempostudistoj kaj inĝenieroj, la labormetodoj ofte ŝanĝiĝas en la fabriko. Tial Dübreŭj nomas la modernan Telorismon «reĝimo de seninterrompa metod-revolucio». Eĉ skribmaŝinistoj ricevas premiojn pro rapido. Ne fariĝas unu laboro, sen notado pri ĝiaj tempoj, «rekordoj», kiuj konsultiĝos por organizi samspecan laboron. La celo estas atingi, sen pli da lacigo por la laboristo, pli ĝustajn korpomovojn malpli lacigajn, pli da laborrezulto kun malpli da laco. Kiom eble plej ofte, Telorismo anstataŭigas homan korpomovon per maŝino.
Multaj usonaj fabrikmastroj tre zorgas ankaŭ pri la kvalito.
Maŝinfabriko kontroligas la reziston de ĉiu plej eta laboranta maŝinero, ekzemple de boltoj, ĵus antaŭ muntado. Se la ŝtalo de la bolto ne pruvas sufiĉan kontrolreziston, ĝi ne utiliĝas kaj refandiĝos.
Usonaj industri-estroj ĉiam ĝentile helpis la enketon de Dübreŭj. Studentoj vizitas fabrikojn, laboras kelkajn tagojn apud laboristoj. Nenie tiu malfidemo, sekretemo, kiu regas en multaj eŭropaj firmoj, kiuj malpermesas eniron al siaj laborejoj, kvazaŭ ĉie kuŝus sekretoj. Eĉ konkurantoj kunvenas amike, por aŭskulti metiajn priparoladojn. Ankoraŭ konstatiĝas en Usono la helpemo, la bonhumoro pionira. «Por ĉiu sia ŝanco», jen devizo de la almigrintoj, kiun ripetas la nunaj usonanoj.
La rekta metodo: la provo antaŭ la teorio, la prova konstruo anstataŭ teoria desegnado kaj kalkulado, karakterizas la usonajn labormetodojn. Ekzemple, la inventisto Ĝon Fric (John Fritz) kutimis diri, post konstruo de maŝino: «Do nun, viroj, jen ĝi estas konstruita. Ni ekfunkciigu ĝin por vidi, kial ĝi ne funkcias».
Ĉeflaboristoj diris ĉiam, vidante Dübreŭj preciz-mezuri: «Vi provu, vi ekprovu!» Usonanoj ne inventis ĉion, kiel ili multnombre kredas, — kaj tiu nomo Ĝon Fric por usona inventisto, Ĝon (angle: John) kaj Fric (germane: Fritz), ŝajnas simbolo. Sed ili precipe inventis sennombrajn detalajn plibonigojn, ili plibonigis ĉiun ilon, ĉiun laborveston. Tradicio ne paralizas ilin, kaj se ili bedaŭrinde ne estus havintaj tiun Biblion en poŝo de la unuaj almigrintoj, religion ili ne suferus. Kiu malbona hazardo! Dübreŭj tre ŝatas iliajn inventetojn, kiel tiun poŝon por iloj aŭ maŝineroj, kiu ne estas la antaŭtuko mem, el kies poŝo falas eroj, kiam laboristo tro kliniĝas, sed pendanta poŝo, kiu eĉ kiam komplete renversiĝas la homo, pendas teren kaj ne perdas ilojn.
Tiu inventetismo respondas al ilia edukado. Usonaj studentoj tre malserioze laboras en lernejoj. El diversaj lernejoj kaj super-lernejoj ili foriras kvazaŭ nenion sciante. Ili eklaboras apud laboristoj kaj naive lernas metiojn laŭ empiriaj metodoj. Tial ankoraŭ longtempe Usono produktos grandskale «dikproduktojn», facile alĝustigeblajn laŭ okula sperto, laŭ «leĝo de l’ dikfingro», dum pli sciencaj produktadoj pli bone sukcesos en «maljuna Eŭropo», ĝenerale.
Tiun «rektan metodon» usonan: provi, plenumi, kronis Lindberg fluginte trans la Atlantikon de Novjorko ĝis Parizo: Kiam li ekflugis, li konis bonege sian flugmaŝinon, sian motoron, ĝis detaletoj. Li estis fluginta (provinta) oftege trans grandegajn distancojn, tage kaj nokte, kaj la usonanoj jam konis lin kiel mirigan long-flugiston. Kvazaŭ ĉiujn eblajn, proveblajn hazardojn li konis ekflugante Parizon. Tre malmultaj neproveblaj hazardoj restis eblaj kontraŭ li. Li sukcesis.
Telor komencante rimarkis, ke ĥirurgoj jam delonge praktikas metodojn, kiujn li mem poste akceptis en industrio: longa faka instruo de ĥirurgi-lernantoj, provoj post provoj, observado de rezultoj, ĉiama perfektigo de la ĥirurgi-iloj. Do, tiuj sciencistoj, kiuj bezonas samtempe grandan scion kaj bonegan manlerton, montris la vojon al industrioj malpli delikataj, por invento de iloj, labormetodoj, instrumetodoj.
Telor de 1880 ne permesis al laboristo pensi. Vi ne pensu; «aliaj uloj ricevas salajron por pensi, en mia fabriko», li eĉ unufoje diskute diris.
Grandega eraro de la unua Telor-Sistemo. Ĉirkaŭ la jaro 1912 en Parizo, enkonduko de tiu hommortiga sistemo tiom indignigis la Parizan laboristaron, ke manifestacioj kaj vigla kontraŭbatalo tuj sekvis. Ĉiuj ripetis, ĉiuj konis tiun kruelan respondon de fabrikmastro al vizitanto demandinta: «…kaj kion vi faras por maljunaj laboristoj?» — «Maljunaj laboristoj estas en tombejo», respondis la teloristo.
«Telorismo de 1929» jam pli respektas laboristan spiriton kaj sanon, eĉ akceptas laborist-delegitojn en fabrikdirektadaj konferencoj, skribas Dübreŭj.
Mastroj usonaj, ĝis antaŭ nelonge, mem prizorgis «patronadajn aferojn» por laboristoj: sport-asociojn, legejojn, amuzejojn. Dübreŭj skribas, ke nun la mastroj, pli demokratie, fordonas al la laborista iniciato organizadon de tiuj asocioj, kaj nur bonkore «pruntedonas» ejojn kaj rimedojn.
Jief.
(Daŭrigota.)
[REKLAMO p.2] E. LANTI — FOR LA NEŬTRALISMON! — 3-a eldono. Tiu ĉi broŝuro, kiu vidis jam la trian eldonon, difinis la pozicion de l’ lab. esperantistoj post la mondmilito, montris al ili la ireblan vojon, instigis ilin organiziĝi en propra organizo. La saĝaj konsiloj k antaŭvidoj konservas ankoraŭ hodiaŭ sian valoron kiel antaŭ dek jaroj. Prezo: 0.30 mk. g. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 99
LA FRANCA KAMPARO
Libertempaj impresoj
Dum aŭgusto, depost tri jaroj, la malgranda presejo, kie mi laboras, fermiĝas kvar semajnojn. Antaŭ la fermo, la laboristoj ricevas duonan salajron, t. e. la salajropagon de du semajnoj. Ĉar dum la tuta jaro ni ne restas eĉ unu tagon senlaboraj, tiu aranĝo ebligas al ni ripozi agrable sen granda domaĝo por la familia buĝeto.
Mi tre deziris profiti mian libertempon por viziti la SAT-kongreson; sed se mi irus al Leipzig, mia edzino ne povus ĝui restadon sur la kamparo. Tial mi akceptis la proponon de iuj geamikoj pasigi kune kun ili kelkan tempon en malgranda vilaĝo de Franŝ-Komte (Franche-Comté), kie ili posedas farmobienon aĉetitan antaŭ kelkaj jaroj per ŝparita mono. Mia amiko, kiu laboras en gravuraĵ-presejo, ne ĝuas pagatan libertempon, sed ĉar lia edzino ankaŭ laboras kaj ili estas seninfanaj, ili iras ripozi ĉiujare du-tri semajnojn sur la kamparo.
Informiĝinte ĉe la stacidomo kelkajn semajnojn antaŭe, ni eksciis, ke ĝuste komence de aŭgusto ekzistos tielnomata «libertempa» vagonaro por la regiono, kien ni estis irontaj. Uzante ĝin ni povis ricevi ir-reiran bileton validan tri monatojn. Ni tiel gajnis ĉ. 50 fr. frankojn (= 2 dol.) po persono. Ni veturis per tiu vagonaro ĝis Bezanson (Besançon), kaj tie ni luis aŭtomobilon por transporti nin kaj niajn pakaĵojn al nia restadejo kuŝanta je 17 km. de tiu urbo.
Ni ĉiuj gastiĝis ĉe maljuna rentulino, vidvino de eksprofesoro, kiu posedas komfortan domon kvarĉambran. Ŝi petis de ni tute malaltan prezon por la pensiono. Ni pagis 14 frankojn (= ĉ. 0,60 dol.) tage po persono¹. La manĝaĵo estis ĉiam bongusta, ĉar nia mastrino bone konis la kuirarton kaj ofte faris por ni iun frandaĵon. Tial agrable ni pasigis tie pli ol du semajnojn.
Izolita vilaĝeto
Ni troviĝis en regiono de eta terkulturo, pri kiu mi pensas interese iom paroli. La vilaĝo kuŝas en kvazaŭa valo kelk-kilometrojn larĝa, limigita de montetoj kovritaj per belaj arbaroj. Ĝi havas nur 80 loĝantojn kaj konsistas el 25—30 domoj starantaj ĉiuflanke de serpentuma vojo, kaj grupigitaj po kelkaj. Kvankam la vilaĝanoj estas tre dikredantaj, ne troviĝas preĝejo; ili iras al plej proksima vilaĝo por ĉeesti la diservojn. La domoj, precipe la malnovaj, estas tre dikmuraj kun malgrandaj fenestroj, pro la vintra akra klimato, kaj ampleksaj tegmentoj. Ili konsistas almenaŭ el du vastaj ĉambroj kaj la porkulturaj konstruoj (stalo, garbejo ktp.). Multaj domoj havas sur la tuta fasado antaŭtegmenton, kiu utilas por ŝirme loki diversajn kulturilojn; ĝi tre malutilas al la heleco de la ĉambroj.
Ne ekzistas en la vilaĝo unu komercisto kaj eĉ — maloftaĵo — ne unu trinkejo. Aŭtomobile venas ĉiutage panisto kaj du-trifoje semajne aliaj komercistoj.
La regiono estas fontoriĉa; tial en ĉiuj vilaĝoj troviĝas kelkaj fontanoj por provizi la loĝantojn per trinkebla akvo; tien oni kondukas por trinkigi la bestojn. Kelkaj fontanoj posedas tuklavejon. Elektro ekzistas en la regiono, sed ĝi ne estas en nia restadejo, ĉar la vilaĝestraro ne interkonsentis kun la kompanio.
Bonstataj etposedantoj
Ĝenerale la tieaj kamparanoj vivas sufiĉe bonstate, se ne komforte. Tion mi povis konstati, ĉar miaj geamikoj estas iom konataj, kaj ni havis okazon eniri kelkajn hejmojn. Eĉ, pro alveno de la fratino de mia amiko, kiu antaŭe mendis la ĉambron, kiun mi kaj mia edzino okupis, ni translogiĝis en ĉambron de terkulturistino, kies edzo mortis en la milito. Tiu ĉambro estis komforta, pura kaj bone meblita.
Cetere en tiu vilaĝo, ĉiuj loĝantoj, krom la luanto de la bieno de mia amiko, posedas sian propran domon kun pli malpli da grundo. Ili ekspluatas mem sian bienon kun helpo de la edzino kaj infanoj. Ne estas multe da kulturlaboro; la plej granda parto de la grundo konsistas el herbejoj. Kelkaj estas ĉirkaŭitaj per pikildrato, kaj tie sin paŝtas tage kaj nokte bovinoj. Pro la foresto de vastaj kampoj la motorkulturo ne estas ebla; sed multaj kulturistoj posedas falĉ-, rastmaŝinon kaj aliajn modernajn ilojn.
Interhelpo kaj komuna arbarposedo
La vilaĝanoj volonte sin interhelpas. Se iu bezonas du ĉevalojn por fari iun laboron kaj posedas nur unu, li sin turnas al najbaro kaj kompense faros al li la saman servon. Tiu, kiu ne povas mem fari sian laboron, farigas ĝin de aliu kaj pagas lin per terproduktoj, ĉar ne estas troveblaj terkulturaj laboristoj. Ekzemple, nia gastigantino posedas herbejojn, kiujn ŝi ne povas falĉi. Ŝi farigas la falĉadon, kaj pagas la falĉinton per duono de la rikolto.
Interese estas diri, kiel la vilaĝanoj profitas de la komunumaj arbaroj. Ĉiujare okazas dehakado de difinita arbarsurfaco. La arboj estas vendataj por industrio kaj la brulligno dispartigata inter la loĝantoj. Ili pagas ĉiu monsumon por la dehakado, sed post la vendo de l’ arboj, la vilaĝestraro distribuas al ĉiu lian [?] parton de la vendoprodukto, kiu kompensas kun profito la faritan dehakan pagon. Tiu agmaniero verŝajne ekzistas en ĉiuj tieaj vilaĝoj kiuj posedas komunumajn arbarojn, ĉar veturinte al alia vilaĝo je 15 km. de nia restadejo, ĉe konatuloj de miaj amikoj, mi eksciis, ke ankaŭ tie oni agas same.
Je 8—10 km. transirinte montetĉenon, oni troviĝas en la valo de l’ rivero Du (Doubs). Tie la regiono fariĝas industria, precipe kiam oni alproksimiĝas la urbon Bezancon. Bedaŭrinde pri la vivkondiĉoj de l’ tieaj vilaĝanoj mi ne povas paroli, ĉar nur unu fojon mi promenis ĝis unu el tiuj vilaĝoj tuŝataj de la industrio.
H. Kaŝon.
¹ Mia salajro (kompostista) estas 375 fr. semajne (ĝi superas la sindikatan tarifon, kiu estas 324 fr.). En vilaĝo tre proksima de tiu, kie ni loĝis, oni gastigis kelkajn parizanojn por 25 fr. tage. En kooperativaj libertempaj restadejoj la meza prezo de pensiono nunjare estis por dupersona ĉambro ĉ. 150 fr. po persono (semajne).
★
Tradicia festo en Anglio
La 5-an de novembro ĉiujare okazas kurioza festo en Anglio. Antaŭ tricent jaroj, pro diversaj politikaj kialoj, stariĝis bando kun la celo detrui la parlamentan domon kune kun la angla reĝo. En tiu tempo la registaro, por pligrandigi la regnajn enspezojn, luigis la kelojn sub la parlamenta domo al komercistoj, kiuj uzis ilin kiel tenejojn. La citita konspirantaro, profitante tiun ĉi enspezigan metodon, luis la kelojn kaj plenigis ilin per brulligno kaj pulvo. Ilia intenco estis eksplodigi kaj detrui la konstruon kune kun ĉiuj enestantoj ĉe la okazo de l’ reĝa malfermo de la sezona kunsido. La komploto, kiu depost tiam nomiĝis la «Pulva Komploto» — preskaŭ sukcesis.
Unu el la anoj de l’ bando havis amikon, kiu estis parlamentano. Kaj sekrete li sendis al tiu noton avertanta lin, ke li ne ĉeestu la malfermon. Tiu ĉi amiko informis la policon, kaj ĉi lasta post ekserĉo kaptis la bandestron Gaj Foks (angle: Guy Fawkes) ĵus ĉe la ago de ekbruligo. Tiu ĉi estro devis travivi multe da turmentoj, antaŭ ol li mortis; sed li ne perfidis siajn kunulojn.
Depost tiam la geknabaro anglia festas tiun tagon — la 5-an de novembro. Dum kelkaj semajnoj antaŭ tiu dato la knaboj pasigas siajn liberajn horojn kolektante ĉion bruligeblan: arbobranĉojn, eluzitajn meblaĵojn ktp. Dum ili portas tiujn objektojn hejmen, ofte okazas bataletoj inter la «rabistaj bandoj». Sed, spite ĉio, la 5-a alvenas.
Komence de la vesperiĝo en ĉiu strato troviĝas granda lignoŝtiparo, kaj je la dudeka horo la ligno estas ekbruligata. Sur la supron de la ŝtiparo oni sidigas la «Gaj» (Guy), t. e. homformon faritan el malnovaj vestoj kaj pajlo. Se dum tiu jaro okazas io speciala memorinda, oni ŝanĝas la nomon de la «Gaj», kaj ĝi nomiĝas laŭ la okazo «Kajzer»¹, «Lenin», «Kuk» (Cook) k. a.
Dum la vespero, la knaboj pasigas la tempon eksplodigante diversajn specojn de eksplod-ludiloj, kaj oni defendas sin kaj atakas siaflanke kontraŭ «rabistaj bandoj». Sed je la 23-a horo okazas granda malfeliĉo. La gepatroj elvenas la hejmojn, kaj la geknaboj estas forpelataj al la lito.
Por la geinfanoj ĉi tiu vespero estas la plej atendata de la jaro, sed estas preskaŭ certe, ke neniu el ili scias la devenon de la tradicia afero. Post la 23-a horo la gepatroj grupiĝas ĉirkaŭ la fajro-restaĵoj, babilante kaj la viroj fumantaj. En la cindron oni metas terpomojn kaj kaŝtanojn.
L. B., Leeds.
¹ Germ.: imperiestro.
— pàgina 4 —
100 — SENNACIULO
SENPREĜEJA URBO
En nordo de Sovetio, ĉe la bordoj de l’ Norda Glacia Oceano, kuŝas urbo nomata Murmansk. Ĝi distingiĝas inter ĉiuj sovetiaj urboj per tio, ke ĝi neniam havis nek havas… preĝejojn. Ĝi reprezentas la centron de l’ Murmanska distrikto, kiu ampleksas 137 000 kv. kilometrojn. Ĝi ludas grandan rolon kiel industria urbo en la plej alta nordo de Sovetio. Ĝia signifo kiel ne glaciiĝanta haveno ĉe la Norda oceano estas grandega. Trans Murmansk oni eksportas multon da trezoroj de l’ tuta norda regiono, kiel ekzemple lignon, fiŝon ktp. Ĉeesto de proksima fervojo ankoraŭ plialtigas la signifon de Murmansk kiel industria centro. Kaj tie, en malproksimo, malantaŭ la arkta linio, tiu urbo malrapide disvolviĝas…
La jaro 1929 donacis kiel premion 90 domojn de kolonistoj disŝutitajn sur la vasta teritorio de l’ urbo. Norda ŝtata fiŝ-trusto (ruse: Sevgosrybtrest) ankaŭ konstruigis 11 grandegajn domojn, kun ĉiuj instaloj, finante per akvujoj kaj elektro. Venontan jaron oni projektas ankoraŭ konstrui 120 domegojn por la bezonoj de l’ loĝantaro. Iom post iom vera moderna urbo konstruiĝas…
Jam ekzistas bonega malsanulejo kun personaro de 30 kuracistoj, kelke da magazenoj, kooperativoj ktp., el kiuj la plej granda kaj impona estas la kooperativo de TPO (Transporta Kooperativa Asocio), fondita en 1925. Anstataŭ malhelaj, kurbaj stratetoj aperas larĝaj, puraj stratoj, eĉ kun nomoj «1-a de majo», «Je la nomo de Komintern» k. a.
Naskiĝis ankaŭ kulture spirita vivo en la urbo. Trifoje ĉiusemajne oni eldonas propran gazeton «Polarnaja Pravda» (Arkta Vero). Interese estas noti, ke la tuta redakcio kaj kontor-personaro konsistas nur el 7 personoj. Kelkfoje dum la semajno la urbon vizitas cirkulanta teatro kaj prezentas spektaklojn, kinoprezentojn ktp., al kiuj kolektiĝas la tuta urba loĝantaro kune kun eksterlandaj ŝipanoj el proksime ankrantaj ŝipoj ĉe l’ bordo.
[BILDO p.4 | 34,22,64,36] Foto de ŝtupara monumento kun kolonoj kaj balustradoj, sur malgranda altaĵo, kun montetoj en la fono.
Monumento al militmortintoj el jaroj 1918/20 en Murmansk.
Paralele kun tio ĉiuvespere en la malmultaj ekzistantaj manĝejoj kaj trinkejoj multaj laboruloj, oficistoj, servistoj (? Red.) ktp. de la urbo pasigas siajn liberajn horojn por babilado, amuziĝo, trinkado k. s. Oni iafoje krias, diboĉas, ludante per kartoj, domino k. c.; kaj tiaj ejoj similas al «baroj»¹ lokitaj en Klondike (laŭ rakontoj de Jak London). En kultura rilato impone impresas la elektra lumo instalita tra la urbo, sed ni aldonu kompletigan rimarkon: ke la lumo tute ne estas bezonata dum tempo de 1. majo ĝis 15. septembro. La nokton, en tiu sezono oni povas rimarki nur laŭ la seruroj pendigitaj sur pordoj de fermitaj magazenoj. La suno seninterrompe brilas disĵetante siajn varmegajn flavorajn radiojn.
Post tiu feliĉa tempo venas la vintro kun siaj longdaŭraj frostoj. Ankaŭ estiĝas kun ĝi plena mallumo dum du monatoj. La vintro donas impulson al sporto. Pasintan jaron estis aranĝataj cervaj kuroj. La indiĝenoj de l’ nordo «lopari», bonvestite, en siaj naciaj kostumoj, simile al ventego uragana, trakuris la startojn de l’ urbo. La premion por plej bona kuro ricevis iu juna «lopari»-a fraŭlino kun siaj triopaj cervoj. Ŝi ricevis kiel premion samovaron (= rusan fornon), spegulon kaj pecon da sapo.
Tiel la vivo de tiu norda urbo forpasas, kiu — ho feliĉo! — nenion scias pri la sonoj de preĝejaj sonoriloj, posttagmezaj mesoj kaj ĝenerale pri kultaj sensencaĵoj.
Vold, St. Fedorovski (13 059).
¹ Usonaj trinkejoj.
★
EL USONA TAGLIBRO
- oktobro. Okazas la 50-a datreveno de l’ elektra lumo. Ford kaj Huver (Hoover) kaj aliaj eminentuloj publike renkontas kaj gratulas la mondfaman Edison. Ajnŝtajn (Einstein) salutas lin germane per la radio de trans la Atlantiko. Multe da artikoloj, fotoj ktp. plenigas la ĵurnalaron. Speciala poŝtmarko uziĝis por signi la jubileon de l’ elektra lumo. Jes, oni povas enregistri iom da progreso, ĉar, en la mezepoko, la mondo ne prigloris la scienciston kaj la elpensinton, sed persekutis lin kiel disĉiplon de «la nigra arto». Nuntempe la registaro kaj la Ek-
ABORTO KAJ STERILIGO EN DANUJO
D-ro J. H. Leunbach (15 076)
(1-a daŭrigo)
Nuntempe la virinoj perceptis, ke ne estas nepre necese konfidi la aferon al la sorto; ke ekzistas rimedo por ŝirmi sin kontraŭ la bato kaj, kvazaŭ aranĝante la leĝon por si, eviti la tute misproporcie gravan sekvon de pardoninda petolo. Oni preskaŭ povas diri, ke la malnova koncepto: «bonstata akcidento» ne plu ekzistas. Nuntempe la «bonstata akcidento» plej laŭvorte abortiĝas kaj malaperos antaŭ la fino de la tria monato de l’ gravedo.
Do, la virina protesto kontraŭ la naskado de nedezirataj infanoj akiris fortan venkon en malgranda socia klaso. Sed la protesto rapidege disvastiĝis tra la tuta socio. La fakto, ke ĝi ankoraŭ tute ne atingis kompletan venkon, devenas nek de manko de volo flanke de la virinoj, nek de moralaj skrupuloj pri la praveco de la klopodo eviti la sekvojn de peka volupto. Kontraŭe, tiu malsukceso devenas nur de la senpoveco de la virinoj efektivigi sian volon.
La leĝo starigis severan punon kontraŭ abortigo, kaj tial la kuracistoj kaj publikaj hospitaloj ne donas sian helpon. La sekvo estas, ke la virinoj klopodas helpi sin mem. Se ni havus je nia dispono ian certan, sendanĝeran kaj facile haveblan metodon por ĉesigi gravedon, nur tre malmultaj nedezirataj infanoj iam vidus la lumon. Sed ĝis nun mankas tia metodo.
Mi kredas, ke post nelonge ni povas disponi metodon, tiom facile aplikeblan kaj sendanĝeran, ke ĉiu kuracisto povos ĝin uzi kaj senti sin prava ĝin uzante en la hejmoj de la virinoj, tiel evitante restadon en hospitalo aŭ kliniko.
Dum iom da tempo mi mem uzis tian metodon, kaj mi kredas, ke ĝi ludos tre gravan rolon estonte. La metodo estas inventita de germana ĥemiisto Hajzer (Heiser), kiu helpinte al pli ol 11 000 virinoj forigi nedeziratan gravedon, estis kondamnata je trijara enkarcerigo.
La metodo konsistas el tio, ke oni metas antiseptan paston en la uteron. Tio ĉesigas la gravedon, kaj la embrio estas elpelata post unu-du tagoj, tute same kiel ĉe ordinara aborto. Ĉe la 11 000 kazoj de Hajzer ne okazis eĉ unu morto, nek iaj komplikaĵoj; kaj laŭraporte nenia posta kuracado montriĝis necesa en iu ajn kazo.
Ĉe kelkaj kazoj, al kiuj mi aplikis la metodon, kaj ĉe kiuj aliaj kuracistoj observadis la pacientinojn en kliniko, la metodo montriĝis bonega. Oni intencas elprovi ĝin ĉe pli multaj kazoj antaŭ ol publikigi la rezultojn. La konsisto de la pasto estas ankoraŭ la komerca sekreto de Hajzer kaj eble ankoraŭ ne atingis sian finan formon. Kredeble ne daŭros longe, ĝis kiam ĉi tiu metodo estos ĝenerale konata, kaj mi kredas, ke ĝi helpos efiki, ke la punoj fariĝu neefektiveblaj.
Do, ankoraŭ la virinoj ne konas facilan rimedon por abortigi. Pro tio, kaj nur pro tio — ne pro ia «respekto al la disvolviĝanta vivo» aŭ pro timo pri puno — estas eble ankoraŭ devigi al virinoj naski infanojn kontraŭ sia volo.
Tiaj certe estas la kondiĉoj en Danujo kaj la aliaj skandinavaj landoj, kaj ankaŭ en Germanujo. Estas kredinde, ke ili estas samaj en Anglujo, Usono kaj Francujo — unuvorte, tute tra la hejmlandoj de nordeŭropa kulturo.
En landoj forte katolikaj de suda Eŭropo la Eklezio verŝajne tiom firme regas la moralon, ke la protesto kontraŭ nedezirataj infanoj kredeble restos sub-
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 101
lezio rezervas la kondamnon por la pensantoj pri sociaj ŝanĝoj, ekzemple por la komunistoj agitantaj en Suda Usono, kiuj ĵus kondamniĝis je 7—20 jaroj da malliberigo pro akuzo, ke ili mortpafis la policestron, kiam li kun subuloj penis perforte eniri la tendaron de la strikantoj…
Edison ĉeestis la lernejon nur dum 2 monatoj kaj liaj instruistoj diris, ke li estas stultulo. Je la 22-a vivjaro li komencis studi, enketi kaj eksperimenti kaj nun en sia 82-a jaro oni notas je lia kredito sennombrajn elpensaĵojn. Ĉefe oni povas nomi la plibonigon de la elektra lampo, la kreon, aplikon kaj utiligon de l’ elektra forto, la gramofonon kaj freŝdate la kombinon de sono kaj bildo en la kino. Ĉar al Usono mankas kaŭĉuko, li penas en sia grandega laborejo fabriki ĝin sinteze.
[BILDO p.5 | 22,18,36,33] Foto de Edison, maljuna viro kun ĉapelo kaj mantelo
Kompreneble, kiel en aliaj antaŭenpaŝoj, la elektro-lampo ne venis el unu nacio. Scienca daŭra progreso ĉiam konsistas el supernacia kunkreado kaj kooperado. Farade (Faraday), Hertz, Maksŭel (Maxwell) kaj sennombraj aliaj eksperimentis kaj malkovris antaŭ 75 jaroj elektroforton mem. Germano antaŭ Edison elpensis tian lampon. En Britlando laŭleĝa patento ekzistis en jaro 1841, kaj la fabrikistoj, notinde J. Svan (Swan), produktis la inkandeskan lampon antaŭ la Usona Interna Milito (1861/65). Sed Edison plibonigis la fibraĵon en la lampo per uzado de karbonigita kotono kaj poste de palmfolio. Li plibonigis la vakuon. Li unue uzis platenon por la metalfadeno en la kondukado de la elektro-forto kaj unue kunigis serion da lampoj en sistemo priservata de centra generatoro. Tiel venas la moderna lumado en jaroj 1879/81.
Lasttempe la ekleziuloj forgesas ataki Edison pro lia «ateismo». Kiel fari tion ĉe la lumo de lampo elpensita de nekredulo mem? Lia sekretario sugestas freŝdate la ideon, ke Edison nun kredeble ne neas la ekziston de «Unu Superega Estaĵo». Edison dume ankoraŭ daŭras sen ia supernatura helpo elpensi, apliki, kombini sennacie la ideojn de alilanduloj laŭ sia praktika genio. Bedaŭrinde, ke la menso tiom prokrastas apliki sciencon en sociaj rilatoj.
(488)
OKAZE DE KOREKTO
En «S-ulo» n-o 260 aperis artikolo «Du Pioniroj forpasis el la mondo» de K-do Starr (488). En ĝi li uzas la terminon «pensilvania-holandanoj» tiel montrante sian miskomprenon pri la usonana uzo de tiu termino. «Pennsylvania dutch» signifas loĝantojn de la ŝtato Pensilvanio de germana deveno, jam de la Revolucio. La angla vorto «dutch» signifas holandano, sed ordinaraj usonanoj nomis tiujn germanojn (kaj aliajn) «dutch» (elparolu doĉ) misprononcante la germanan vorton «deutsch». Tio montras, kiel oni povas perfekte scipovi la lingvon, kiel mi persone povas atesti pri K-do Starr, sed malgraŭ tio mistraduki vorton, frazon aŭ sencon, se oni ne konatiĝis kun la idiomo, dialekto aŭ idiotismo, kiu estas surloke uzata. La redaktoroj de niaj gazetoj ne povas scii ilin ĉiujn, kaj tial la respondeco restas ĉe la verkantoj.
Okaze mi sentas min devigata rimarkigi, ke la plejmulto da artikoloj pri «aktualaĵoj», kiuj aperis en «S-ulo» el Usono, estis supraĵe verkitaj kaj ofte montris aŭ nescion pri faktoj aŭ tendencan partiecon, kiu havas nenian rilaton al faktoj. Pro tio ni, la malnovaj SAT-anoj ĉi tieaj, havas la rajton konjekti, ke ankaŭ al la artikoloj el aliaj landoj mankas vereco. Ankaŭ pro tio ni ne povas kulpigi nian gvidanton kaj redaktorojn.
Se ni do kritikas la burĝajn gazetojn pro mensogaĵoj, ni unue gardu nian propran fidindecon. Ni esploru nin mem, antaŭ ol ni prenas plumon en nian manon, ĉu ni estas kapablaj honeste raporti pri la aferoj, kiujn ni intencas pritrakti.
Antaŭ ĉio ni lasu al francaj SAT-anoj verki aŭ traduki pri Francio, al japanaj pri Japanio ktp. La artikolo pri Usono, kiun la alĝeriaj K-doj tradukis, baziĝis sur faktoj, sed tio estas escepto, kiu nur pruvas mian argumenton. La tradukintoj nur tradukis, ĉar ili ŝatis la enhavon, sed ne ĉar ili estis konvinkitaj pri ĝia vereco. Ili ne sciis. Nia legantaro havu motivon fidi al la raportoj en niaj gazetoj.
SAT-anoj enmigrintaj aliajn landojn, se ili sentas, ke ili havas talenton imagan, verku siajn personajn impresojn, sed ne nomu ilin aktualaĵoj. Tiel niaj redaktoroj povus trakti kaj uzi ilin kiel tiajn.
Georgo Saville (SAT-ano 1092).
[REKLAMO p.5] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POSTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27
premata ankoraŭ multajn jarojn; sed la demando temas nur pri la nombro da jaroj, dum kiuj oni povas forpremi la proteston.
Nu, la kondiĉoj de mi priskribitaj estas en stato de fundamenta nefirmeco. Sed la nefirmeco ne estas pli granda ol ĉe multaj aliaj kondiĉoj en socio organizita laŭ privat-kapitalista sistemo. Tie ĉi, kiel en tiom da aliaj sferoj, la suferantoj estas la laboristoj, tiuj malriĉaj kaj ekspluatataj amasoj, kiuj jam antaŭdestinite devas porti la plej pezajn ŝarĝojn. Kaj sur la plej malfortan duonon, nome la laboristinojn, falas plej peze la ŝarĝo de l’ deviga naskado.
La viro de la superaj klasoj povas forgesi la problemon kun afabla rideto, ĉar lin ĝi neniel tuŝas. La virino de la supera klaso ne ĉiam evitas korpan aŭ psikan difektadon, sed ĉi tiuj estas kuraceblaj.
La viro de l’ laborista klaso estas peze premata de la bezonoj de granda familio kaj malsana edzino. Sed la plenan ŝarĝon devas porti la virino de la laborista klaso.
Troviĝas, tamen, multsignifa diferenco inter la aborta problemo kaj la plimulto el aliaj sociaj problemoj. La plimulton el la maljustaj kaj nefirmaj kondiĉoj, kiuj devenas de la kapitalista sociordo, ni povos forigi nur, detruante tiun sociordon favore al nova kaj pli bona. Sed ekzistas almenaŭ teoria eblo solvi, pli-malpli kontentige, la abort-problemon, eĉ en la kadro de l’ kapitalista socio.
Ni iru rekte al la radiko de l’ afero kaj esploru la efektivajn kaŭzojn de la malbono atakenda: La potenco movanta estas la protesto de la virinoj kontraŭ naskado de nedezirataj infanoj.
La deziro je la rajto de mem-decido rilate al naskado estas kultura progreso gravega kaj necesa, kiun ni prave bonvenigos. Ni lasu ĉiun provon kontraŭstari ĉi tiun evoluon al ekleziaj, faŝistaj kaj aliaj malprogresemaj potencoj! Nia problemo estas tiom disvastigi scion pri kontraŭgravedigaj metodoj, ke la nedezirataj gravedoj okazos nur tre malofte. Jen la plej radika kaj efika metodo batali kontraŭ la abortado. Ĝi estas la plej bona kaj rekomendinda maniero.
Sed ni devas bone memori, ke ĉi ĉio ne sufiĉos por la bezonoj de la momenta stato. Ĉar la kontraŭgravedigaj metodoj ankoraŭ ne estas sufiĉe perfektaj, simplaj kaj konataj; kaj sendube ankoraŭ multaj jaroj forpasos, antaŭ ol ni povos atingi la celon.
Aliflanke oni povas certigi al ĉiuj virinoj same bonan helpon, kia estas nun havebla al la malplimulto en la supera klaso. Ni almenaŭ povas, ĉiuokaze en la plej progresintaj landoj de nia kultura rondo, provizi al ĉiu virino, kiu deziras aborton, la helpon tiele, ke la danĝero al ŝiaj sano kaj bonstato estas malgrandega.
Ĉi tiu estas la agmaniero, kiun oni alprenis en Sovetio; kaj ĉi tiel montriĝis eble atingi sufiĉe kontentigan solvon. En Sovetio, tamen, la nombro el hospitaloj kaj profesia edukitaj kuracistoj ne estas sufiĉe granda por ebligi tujan kaj kompletan forigon de la danĝera neregulita abortado. Tamen, la rusoj rajtas atentigi nin pri nepre bonaj rezultoj.
En la nordaj kaj okcidentaj landoj de Eŭropo estus eble provizi al ĉiuj virinoj la necesan helpon, se ni nur povus efektivigi la postulatan ŝanĝon de la leĝo.
Sed, finfine: ĉu tio estas afero nepre neebla en kapitalista socio?
Ĉi tiu demando ne estas respondebla per simpla «jes» aŭ «ne».
(Daŭrigota)
— pàgina 6 —
102 — SENNACIULO
FAKTOJ KAJ KOMENTOJ
La homaj ruinoj de la milito
Laŭ la rezultoj de la plej nova nombrado de majo 1929 sumiĝas en Germanio la nombro de la subtenrajtaj militinvalidoj je 807 596 (en majo 1928 je 761 294); inter tiuj estas 344 396 plenkripluloj laŭleĝe statistikitaj. Sekve la nombro de la militinvalidoj ne malpliiĝis, sed pliiĝis je 46 302 personoj. La kaŭzo estas, ke ĉe multaj militpartoprenintoj poste sentiĝis la militdomaĝoj, kaj ili per siaj tiucelaj organizoj sukcese atingis la subtenon. Metisoldatoj (eksaj) ekzistis en 1929: 58 446 (en majo 1928: 58 917). Ĉe la familianoj postlasitaj ni havas jenan rezulton: Vidvinoj sume 361 040 (en majo 1928: 359 560), duonorfoj 652 014 (en majo 1928: 731 781), plenorfoj 51 917 (en majo 1928: 56 623), gepatraj partoj 152 504 (en majo 1928: 148 230), gepatroj 76 732 (en majo 1928: 73 852), partsubtenatoj 125 000 (en majo 1928: proks. 60 700).
Tiuj ĉi nudaj ciferoj diras al ni multon pri la «glora» milito, kaj certe ekzistas ankoraŭ multaj miloj da homoj, kiuj plimalpli suferas pro la estinta milito, sed al kiuj la frazo: «La danko de la patrolando estas al vi certa» nur sentiĝas kiel moko. Krome, kiom da edzecoj kaj fianĉecoj estas detruitaj per ĉi tiu abomena kapitalista ludo? Ĉe ĉiu sane pensanta homo, tia skandalo ne povas esti forgesata.
Rolo.
Infan- k junular-ekspluatado en Italio
Se oni hodiaŭ trapasas Italion, ankaŭ la plej supraĵa observanto rimarkas la treege grandan nombron da laborantaj infanoj kaj gejunuloj. La Statistika Centra Instituto sciigis antaŭ nelonge kelkajn nombrojn pri la infan- kaj junular-laboro en la industrio. Inter la ĉ. 3,2 milionoj da industrilaboristoj troviĝas laŭ tiu oficiala statistiko ne malpli ol 718 480 en la aĝo de 6 ĝis 18 jaroj, t. e. preskaŭ kvarono de l’ tuta gelaboristaro. Teritorie la en industrio okupataj infanoj dispartiĝas jene:
Norditalio 471 680 = 22% de l’ tuta gelaboristaro
Mezitalio 91 200 = 19% „ „ „ „
Suditalio 101 840 = 26% „ „ „ „
Insuloj 53 760 = 28% „ „ „ „
La sama statistiko sciigas, ke la duono de l’ infanoj kaj gejunuloj okupataj en la norditala industrio estas knabinoj; en Mezitalio tiaj estas 38%, en Suditalio 27% kaj sur la insuloj 18%, kalkulataj laŭ la tutkvanto da infan- kaj gejunul-laboristoj.
La salajro de tiuj ĉi gejunuloj estas ĉe labortempo 10- ĝis 12-hora tage 0,20—0,30 dol. po tago. La infanoj ricevas po tago 0,07—0,12 dol. ĉe la sama labortempo.
Laŭ Bulteno de «Intern. Kontraŭfaŝista Oficejo».
DISKUTEJO
Ĉu por aŭ kontraŭ la raciigo de l’ laboro?
Nia marista K-do 1453 vidis en Bejrut, ke tie la «franca kulturo» ne enplantiĝis; ke en la haveno estas nur du «kranoj» (Mi supozas, ke kuŝas tie preseraro: devus esti argano = levmaŝino) k sekve, ke la laboristoj devas porti sur la dorso pezajn ŝarĝojn. Plie, tiuj homoj laboras dum 12—14 horoj tage k sin nutras nur per pano k melono.
Mi tute ne pridubas la verecon en la raporto de nia K-do. Estas almenaŭ bedaŭrinde, ke li ne konigis siajn konkludojn pri la de li observitaj faktoj. Mi ŝatus scii, ĉu li estas por aŭ kontraŭ la raciigo de la laboro. Se li estas «por», nu, oni devus starigi en Bejrut — k en ĉiuj havenoj — kiom eble plej da fortaj k perfektaj lev- k transportmaŝinoj. El tio rezultus, ke multaj ŝarĝportiloj senlaborigus homojn, kiuj poste eĉ ne plu povus aĉeti «panon k melonon». Se li estas «kontraŭ», kial do li riproĉas mankon de «franca kulturo» en Bejrut?
En Francio k alie plej «maldekstraj» laboristaj organizoj estas kontraŭ la raciigado; ili do devus danki al la Bejrutaj ekspluatistoj pro la tiea neraciigado!
Al la problemo eble ekzistas alia solvo, nome, ke la Bejrutaj laboristoj organiziĝu, klaskonsciiĝu k postulu pli mallongan labortempon k pli altan salajron, ke tiucele ili kuniĝu kun ĉiuj havenaj ŝarĝportistoj en la mondo por havi pli da ŝancoj batali sukcese. Sed tia rimedo ŝajnas al pluraj «revoluciuloj» tro skema, eĉ naiva!… Ĝi cetere postulas la alprenon de esperanto…
Kion opinias K-do 1453 pri tiu problemo, tion oni ne povas ekscii per lia artikolo. Sed eble li nur celis liveri argumentojn al la vegetaranoj, montrante, ke homoj povas esti tre fortaj, ke ili povas labori tage dum 12—14 horoj, sin nutrante nur per melono k pano.
Almenaŭ mi deklaru, ke estas dezirinde, ke la Gek-doj, kiuj verkas por nia gazeto, eldiru klare sian opinion por ne lasi la spiriton de la legantoj en granda necerto pri la konkludoj de la artikolo. Mi tamen ne volas supozi, ke K-do 1453 havis la nuran deziron babiladi ion ajn por pasigi la tempon.
SAT-ano 601 (Vegetarano).
Penseroj pri nudismo
Vestita, mi eniras delikate la nudisman kampon.
Ŝajnas al mi tiom ridinde, vidi homojn senvestaj, kiel bestojn vestitaj. Kial? Eble ĉar la bestoj plejofte havas proprajn vestojn el felo, plumaro, konko, kiraso k. c., dum homoj antaŭlonge formetis sian hararon, ŝanĝante ĝin en la veston de aliaj bestoj. La skotlanda verkisto Karlajl (angle: Carlyle) similigis nudan homon al forkiĝinta rafano, sed eble pli ĝuste devus esti senfeligita kuniklo.
Dum tiom longa tempo la homoj vestis sin artefarite, ke ŝajnas nun kvazaŭ pli nature vesti sin ol sin montri nuda.
Fizike, nudismo taŭgas nur en perfekta klimato. En malvarma, ni devas porti vestojn por ricevi varmon, en tropika, por nin protekti de la tro arda suno. Do, nudismo taŭgas por nur malgranda parto de l’ tero aŭ en nur ioma parto de l’ jaro. Neniam ĝi povos esti universala, sekve, ĉiam ĝi devus aspekti stranga… artefarita.
Oni aŭdas, ke estas «sincera» esti nuda. Ankaŭ eble estus sincera lasi la kap-harojn k barbon kreski ĝis… ili endanĝerigus la sinceran nudecon.
Oni ankaŭ aŭdas pri «burĝa antaŭjuĝo» rilate nudismon. Sed burĝinoj ĝenerale tre dekoltas sin vespere k nun reduktas la ban-veston ĝis preskaŭ nulo (almenaŭ laŭ la bildoj, kiujn mi vidis pri modaj mar-urboj). Ili unue, ankaŭ, komencis porti la krur-vidigajn jupojn k estas ĉiam pretaj porti (aŭ ne porti) ion ajn laŭ la modo.
Sed… kuraĝon, genudismuloj! Eble via celo estos atingita laŭgrade, ĉar oni povas rimarki multe pli da senĝeneco rilate la montron de l’ korpo, ol antaŭ, ni diru, dek kvin jaroj; do, povas esti, ke baldaŭ, kiam la klimato tion permesos, ni vidos grandskale nudecon, sen la helpo de iu ismo.
E. K. L.
Pri anoncoj kaj vegetaranoj
Mi tute ne pledas por tiaj (priedziĝaj) anoncoj; sed se mi ĝuste pripensas, mi ankaŭ ne povas kondamni ilin, ĉar la K-doj, kiuj enpresigas ilin, certe ne trovas per alia vojo homojn al ili plaĉajn.
Mi treege miras pri la vortoj de K-do 10 380 pri vegetaranoj. Li eble tute ne komprenas la etikan sencon de la vegetarismo. Tutcerte vegetaranoj estas pli bonaj homoj ol la viandmanĝantoj, ĉar ili ankaŭ pensas pri la bestoj, kiuj ne povas defendi sin. Se homoj interbatalas, ili ja mem estas kulpaj. Se estas milito kontraŭ kapitalistoj, tiam ja la laboristoj scias, kial oni eble mortigos ilin. La laboristoj ja nur bezonas unuecon, por ke ne plu ekzistu mortigado. Sekve ili mem estas kulpaj je ĉio.
Sed la pacemaj bestoj ne povas agi tiel k ĉar ili estas malfortaj, oni ilin prenas kiel manĝaĵon. Se ie estas hommanĝulo, li estas granda krimulo, sed se oni mortigas bestojn, tio estas memkomprenebla. Je tio oni rimarkas la duoblan moralon de la homoj k ankaŭ de la laboristoj. Kiu volas esti plenvalora etike k estas hom- k kompreneble ankaŭ best-amiko, — k en tiu eco nur oni indas sin nomi homo, — tiu certe ne aprobas la bestmortigadon, sed estas vegetarano. Kaj kiu amas sian korpon k ne volas ruinigi ĝin, estas vegetarano. Nun al la tielnomata «burĝa» flanko: La vegetarismo estas tute laborista afero, pli ol burĝa. Ni ne deziras al ni esti mortigotaj de la kapitalismo, k ni nur rajtas tion, se ni mem donas bonan ekzemplon. Ni neniun volas detiri de la klasbatalo, ni ankaŭ ne estas pacifistoj…
K-dino 1615 (Germanio).
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 103
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
N-o 21 — Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio) — N-o 21
AL LA LEGANTARO
La plej bonan eĥon ricevis nia paĝo medicina. Jam pli ol 12 leteroj kaj PK alvenis, kaj ĉiuj el ili aprobas nian iniciaton aperigi medicinajn artikolojn en nia Paĝo. Precipe estas petataj artikoloj popular-sciencaj pri «Ideala dieto», «Malbonaj dentoj kaj malsanoj de stomako», pri tuberkulozo, vegetarismo, tabakfumado, alkoholtrinkado, vivsekco, vakcinado, sanigmanieroj en nutraĵo, laboro, ripozo, dormo, loĝejo, vestaĵo ktp. ktp. Pasis nur kelkaj tagoj¹ post la apero de nia n-o 19, sed ni jam havas 12 eĥojn! Certe tiuj deziroj devas esti kontentigataj. Niaj SAT-kuracistoj verku ĉiuj 1 aŭ 2 artikolojn.
Redaktoro.
ĈU FUMI?
(Kelkaj faktoj)
Oni fumas ĉie, en ĉiuj landoj kaj ĉiuj: viroj, virinoj kaj eĉ infanoj. Oni uzas tabakon pli kaj pli ĉiujare. En 1905 en Norda Ameriko oni uzis 3½ bilionojn da cigaredoj, en 1918 — jam oni uzis 46 bilionojn.
Ĉiuj fumantoj bonege memoras sian situacion post la unua forfumita cigaredo. Eĉ ne necesas priskribadi tiun situacion! Kiun influon havas fumado je homa organismo?
Influo je digestaj organoj. Dentoj fariĝas nigraj de tabakfumo. Dentemajlo fendiĝas. Mikroboj daŭrigas detruadon de l’ dentoj. Difektiĝas salivado. Ofte kun la salivo oni glutas la kunmetitajn partojn de la fumo. Stomako komencas malbone labori, ĉar ĝi veneniĝas de fumo. La fumo malfortigas la mukan kapsulon en la buŝo. Kaj la gorĝo fariĝas pli oportuna por infekto.
Influo je spiraj organoj. Tabako incitas la mukan kapsulon en spirgorĝo, bronkoj; rezulte oni ofte trovas ĉe fumantoj tuson, spiregadon, sputaĵon, pli malrapidan enspiradon. Muka kapsulo tre intense produktas mukon. Aperas sputaĵo. Oni ĝin elsputas. Tuberkulozaj malsanuloj tiele tre facile disvastigas infekton.
Influo je koro kaj sangvazoj. Ofte fumantoj rakontas pri malsanoj en la koro, pri malbona funkciado, pri malregulaj korbatoj. Eĉ ekzistas speciala malsano nomita tabaka kora angino. Post la fumado la koro batas pli rapide, sed poste ĝi baldaŭ laciĝas kaj laboras jam lacigite. Pro fumado sangvazoj fariĝas pli mallarĝaj.
Fumanto havas malbonan memorkapablon, tre ofte t. n. «tabakblindecon» kaj malbonan aŭdkapablon.
Vere nikotino komence ekscitas homon, sango alfluas al cerbo, la sangvazoj larĝiĝas. La cerbo laboras nur ŝajne bone; post tiu momento komenciĝas malvigleco, premado. Sangvazoj mallarĝiĝas. Cerbo restas sen sango! Neŭrastenio estas ĉefe la rezulto de fumado. Homoj fumas unu cigaredon post la alia. Ili fariĝas dependaj de tabaka veneno.
Ofte pro tabako homo fariĝas malpli vigla, cerbo malbonege laboras. La fumado influas je infanoj, virinoj kaj junularo pli ol je viroj. Inter laboristoj plej multe mortas tiuj, kiuj laboras en tabaka produktado (tabaka — 1,60%; vitra 0,99; poligrafa 0,86; metala 0,74 ktp.).
Tabakfumado forprenas de laboristo multege da mono.
Ĉu tiuj faktoj ne sufiĉas? Do, pripensu! Ĉu fumi?
Doks.
¹ Mi nur antaŭ 4 tagoj ricevis «S-ulo»n k dum 4 tagoj venis 12 eĥoj!
De Redakcio. K-doj fumantoj, vegetaranoj, alkoholkontraŭuloj kaj alkoholamikoj, vivsekcanoj, kuracistoj k aliaj! skribu viajn artikolojn por nia Paĝo!
SENLABORECO INTER INTELEKTULOJ EN JAPANIO
Kiel unu el la lastaj rimarkindaj socifenomenoj en Japanio ni povas montri senlaborecon inter intelektularo. En la pasinta duonjarcento, japana kapitalismo progresis per grandaj paŝoj; dum ĉiu milito ĝi marŝis rapidege al pli alta ŝtupo. Precipe dum la mondmilito la ekonomia vivo de Japanio atingis al la zenito pro la florado de l’ kapitalismo kaj multe da altgradaj lernejoj estis fondataj pro abundiĝo da studentoj, kiuj deziras akiri bonan vivon post sia elgradiĝo (forlaso de l’ lern-institutoj), kaj tiu tendenco daŭris ĝis post la milito.
Dume la ekonomia stato malvigliĝis subite. Sekve la bezono je studentoj por dungiĝi ĉe la kapitalistoj, malgrandiĝis proporcie je grandiĝo de nombro da studentoj. Kune kun tia fenomeno sociaj kontraŭdiroj grandigis sian skalon; laboristaj movadoj vigliĝis; komunistaj, socialistaj ideoj enpenetris profunden intelektularon.
Kaj jaron post jaro senlaboreco inter elgradiĝintoj el kolegioj, universitatoj, intensiĝis. Komprenu tion per jenaj ciferoj:
| 1912 | 1922 | 1924 | |
|---|---|---|---|
| Nombro da universitatoj | 16 | 26 | 32 |
| „ „ kolegioj | 84 | 115 | 129 |
| „ „ elgradiĝintoj | 5843 | 17 674 | 22 484 |
Kompare kun tia grandiĝo de nombroj da lernejoj, elgradiĝintoj, kiel malgrandiĝas proporcio je bezono de dungado! Jenaj ciferoj montras proporcion de dungitaj elgradiĝintoj al la senlaboraj:
| 1923 82% | 1925 66% | 1927 64% |
|---|---|---|
| 1924 75% | 1926 59% | 1928 54% |
Preskaŭ la duono de elgradiĝintoj el kolegioj, universitatoj ne povas trovi laboron. Krom tio, la nova registaro deklaras kaj agas por raciigi japanan ekonomian vivon, ŝparante multe da mono, forpelante amason da homoj kaj raciigante laborprovizon. Senlaboreco tute enpenetras la vivon de l’ intelektularo; la mezklasano ĝisfunde, kaj intelektuloj senlaboraj pli kaj pli amase kuras al la tendaro de l’ proleta fronto.
Tokia SAT-ano.
EL LA VIVO KAJ SCIENCO
Kaverna esploro
En Hohenlimburg (Vestfalio, Germanio) oni malkovris ĝis nun nekonitan kavernon (Ögstal-kaverno). La restado en ĝi estas vivriska, ĉar de la plafono pendas kiel je fadeno malfirme potencaj rokegoj minacantaj ĉe plej eta skuo per falego. La planko estas jam kovrita per tiaj falaĵoj. La kaverno konsistas el du, unu sub la alia, etaĝoj; sub la ĉefa kaverno estas ankoraŭ aparta kaverno, kiu preskaŭ ne estas alirebla. Multaj vespertoj ĉirkaŭflugas la kapon de la invadanto. En la kaverno oni trovis restaĵojn de proks. kvindek rangiferoj (nordaj cervoj), krome ostojn de rinoceroj, kaverna urso, kaverna hieno, praĉevalo kaj bizono; la trovitaj ŝtonaj iloj, verŝajne el la plej antikva ŝtonepoko, estas taksataj 20 000-jaraj.
Homo 2921.
Dieto kontraŭ baciloj
La medicina mondo nun estas interesata per nova sukcesa metodo de kontraŭbatalo al tuberkulozo (ftizo) en ĉiuj ĝiaj formoj, ĉu osta, haŭta, pulma: eble la plej disvastigita malsano en la mondo. La metodo estis dum 25 jaroj ellaborata k elprovata en tuta sekreto de kuracisto Gerson en Bilefeld (Germ.). Ĝi konsistas nur el speciala dieto. Esplorante la urinon de nerv- k tuberkuloz-malsanuloj Gerson konstatis retenon de kloro k mankon de kalio en la organismo, kiuj evidentiĝis kiel helpiloj al pliflorado de la baciloj en la korpo. La metodo donis neatenditajn rezultojn: la dieta manĝaĵo devas esti tute sen salo (= klornatrio) k enhavi kalion, por tio multe da legomoj, salatoj, fruktoj, krudaĵoj vitaminriĉaj, rostaĵoj, bakaĵoj, kuiraĵoj nur rostitaj, bakitaj k kuiritaj en mallonga tempo, por ne senigi la vitaminojn, krom tio speciala preparaĵo Mineralogen, kiu enhavas la mankantajn kaliajn salojn k iomete da kalcio. La metodo estis poste elprovata de prof. Saŭerbruĥ en la Münĥenaj klinikoj kun granda sukceso. Tiel per malagrabligo de la medio en homa korpo la baciloj estas nature mortigataj.
Homo 2921.
Nia poŝtkesto
4358. Denove ni turnas vian atenton al nova titolo de nia Paĝo. Sekve pripensu la enhavon de artikoloj. Senditan ni uzos.
11 024. Studenta vivo aperos en n-o 23.
K. Hubricht. Sendu kontraŭ medicinaj artikoloj.
8008, 14 771, 7381. Dankon pro PK. Ni esperas ricevi vian helpon en nia laboro.
— pàgina 8 —
104 — SENNACIULO
[BILDO p.8 | 5,7,98,13] Ornama kaplinio: ambaŭflanke de la titolo desegnaĵoj de legantaj figuroj kaj malfermitaj libroj
Esperanto-Servo
N-o 9 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 28. Novembro 1929
EL NEDERLANDO
Ĉu religio estas privat-afero?
(Esperanto-Servo.) Estas parto de Nederlando, kie preskaŭ tute sole regas la katolikismo, k kie la pastroj havas la potencon. Sed same kiel estas la potenco de la religio, estas la mizero k ekspluatado; tie ankoraŭ ekzistas sklaveco. Tamen en granda farbfabriko en urbo de Sud-Nederlando, kie estas citita stato, komenciĝis striko. Kio nun okazis? Kompreneble estas tie strikrompantoj, ankaŭ kompreneble estas, ke policanoj ilin akompanas al la fabriko, sed… antaŭ la strikrompantoj k policanoj iras du pastroj, en unu mano la kruco, en la alia bastono! La religio nur povas regi per malsaĝeco k sklaveco, k la pastroj ne facile transdonos sian potencon. Religio ne estas privata, sed socia afero!
W. Wessels, Amsterdam.
EL ANGLIO
Eklezio posedas domaĉojn!
(Esperanto-Servo.) La saneca fako de la urbo Glasgov (Skotlando) raportis, ke la socia labor-komitato de l’ skotlanda eklezio, posedante laboristajn domojn ĉe stratoj de Glasgov, ne farigas necesajn rebonigojn ĉe tiuj domaĉoj. La loĝeja komitato de la urba konsilantaro decidis, ordoni rebonigojn en intereso de sano k loĝebleco k procesos kontraŭ la eklezio por la kostoj.
J. Lea (12 638), Manchester.
EL GERMANIO
Kap-ĉasisto
(Esperanto-Servo.) Multaj el vi verŝajne supozas, legi sub ĉi superskribo artikolon pri indiĝenoj, «sovaĝuloj», kiuj konsideras ĉiun ajn alian genton kiel malamika. Tute ne. Sed des pli pruvas ĉi raporto, ke similaj sangavidaj bestiĝintaj homoj vivas en civilizita lando. La urbo, kiu pro citotaj okazintaĵoj famiĝis, estas Düsseldorf (Rejnlando), enhavante proksimume 450 000 loĝantojn. Tiu homo, kiu jam depost kelkaj monatoj ekscitigas k timigas la loĝantaron (k de semajno al semajno pligrandiĝas la nombro de la viktimoj) havas la strangan kapablecon, ĉiatempe forviŝi ĉiu-ajn postsignon. Ĝis nun li mortigis plej abomeninde 9 homojn. Inter ili troviĝas kvar infanoj (knabinetoj). Krome li vundigis grave k malgrave aron de geviroj k infanoj. Kun speciala plezuro tiu krimulo emas kaŝataki siajn viktimojn, por senkonsciigi ilin aŭ per kaptoŝnuro aŭ per bategoj sur la kapon, por poste mortigi ilin per tranĉilo. Plej strange estas, ke tiu krimulo eĉ interrilatis telefone k skribaĵe kun la ĉi tiea laborista gazetaro k kun la polico. Eĉ desegnaĵe li indikis la lokon, kie li enterigis sian lastan viktimon. La tiurilata malkapableco de la polico, kapti tiun ĉi homan beston, favorigas la konstante kreskantan psikan epidemion, reganta en la popolo. Dume la fantomo de la kapĉasisto senĝenate rikanas el ĉiuj anguloj de la urbego Düsseldorf.
SAT-perantoj.
EL FINNLANDO
108 politikaj gemalliberuloj malsatstrikas
(Esperanto-Servo.) La 10-an de novembro komenciĝis en malliberejo de Tamonisaari (kie estas enkarcerigitaj «kontraŭŝtataj krimuloj») malsatstriko. Du tagojn post aliĝis al la striko ankoraŭ 10 malliberulinoj («kontraŭŝtataj») en Haŭceenlinna. La strikantoj postulas pli humanan traktadon, forigon de la punlaboro, kuracadon al la malsanuloj, pli bonan nutraĵon ktp.
F. G. L. (14 142), Tampere.
Raportoj estu koncizaj, sed multenhavaj!
EL RUMANIO
En «demokrata» ŝtato policistoj konfiskas lab. gazeton
(Esperanto-Servo.) Komence de novembro en Bukarest aperis nova gazeto, sub titolo «Munca Silnica» (Punlaboro), redaktita de Dobrogheanu Gherea, kiu post 36-taga malsatstriko estis liberigita el malliberejo. Tuj post apero la gazeto estis konfiskita, malgraŭ la leĝo, kiu rajtigas disvastigi ĉiujn presaĵojn senĝenite. Amasiĝis tuj multaj laboristoj, kiuj protest-manifestaciis kontraŭ nia «demokrata» registaro.
Tila (13 828).
EL BULGARIO
Unuiĝo de la revolucia studentaro
(Esperanto-Servo.) Post longaj 4-jaraj penoj k bataloj la revolucia ruĝa studentaro en Bulgario baldaŭ havos sian unuiĝon. Okazis jam antaŭ-fondiĝkunvenoj, k certe post plej-multe unu monato la «Bulgara Ĝenerala Popola Studenta Unuiĝo» estos fondita. Ĝis nun ekzistis nur la faŝista «Bulgara Nacia Studenta Unuiĝo», kiu ĉiam fuŝis la batalojn, la strikojn ktp. de la studentaro. Ekzistas ankaŭ «akademiaj societoj» ĉe ĉiu fakultato, sed ili estas «pure sciencaj», neniam emas batali. Krome, ili estas sub komando de la faŝistiĝinta universitata potenco, kiu malpermesas ĉiun batalon: ekz. la «akademia societo» de la agronomoj estis nuligita, ĉar la revolucia studentaro gvidis ĝin. La fondota revolucia studenta unuiĝo estos profesia k politika organizo. Ĝi batalos ne nur por studentaj aferoj, sed ankaŭ por likvidigo de la «leĝo por defendo de la ŝtato», por releĝigo de la komunista partio k komunista junularo, kontraŭ blanka teroro k faŝismo ktp. Certe, estos elpelitaj el la universitato multaj ruĝaj studentoj, sed la unuiĝo fondiĝos spite ĉio. Ja estis antaŭjare elpelitaj 16 Gek-doj studentoj okaze de studenta striko k kiel redaktoroj de «Studenta Tribuno». Sed la gazeto aperas nun en pli granda eldonkvanto, k estas grava varbilo por la nova unuiĝo. La respondeca redaktoro de la gazeto estas esperantisto, k la redakcio korespondas en esperanto. Adreso: N. Aleksiev, ŝtata universitato, Sofia.
Gol, Sofia.
EL SOVETIO
Socia asekurado en Sovetio
(Esperanto-Servo.) Ne eblas, en malgranda noto mencii ĉiujn specojn de l’ socia asekurado en Sovetio: tute senpaga kuracado de gelaboruloj k de iliaj familianoj dum malsano kun konservo por ili plenan salajron; liberigo de laboro de laboristinoj por 16 semajnoj, de oficistinoj por 12 semajnoj antaŭ k post nask-procedo (same estas plene salajrataj); pensiigado de perdintoj laborkapablon (por invalideco, akcidentoj, maljuneco ktp.); asekurado je senlaboreco ktp. Laborulo mem nenion antaŭ- aŭ postpagas por la asekurado kiel en kapitalistaj landoj. Nu, jen buĝeto de tiuj organizoj por socia asekurado en jaro 1929/30 estas 1 miliardo k 300 milionoj da rubloj ĉe 11½ milionoj da asekuritoj.
B. Esperkoro, Samara.
Ni mem donas la monon
(Esperanto-Servo.) Laŭ postuloj de gelaboristoj la soveta registaro eldonis en septembro je sume 750 milionojn da rubloj 3-an gajnprunton por industriigo de la lando. Jam nun la soveta laborularo skribcertigis la aĉeton de obligacioj de l’ gajnprunto entute je sumo de 765 milionoj da rubloj — do je 15 milionoj estas superigita la sumo fiksita por eldono de la prunto. La kolektiva skribcertigo de gelaboristoj k geoficistoj donis 605,1 milionoj; kamparanoj — 113,5 milionoj; neorganizita loĝantaro — 46,4 milionoj da rubloj. Ni sukcesas trovi monon por industriigi la landon mem, sen jugkondiĉaj pruntoj de eksterlanda kapitalistaro.
B. Esperkoro, Samara.
RESPONDA PARTO
15 080, 13 059, 1 851, 509. Viaj raportoj ricevitaj; ili aperos en sekv. n-o.
13 851. Via raporto aperos sur «Sporta Paĝo».
13 104. La raporton ni peris al la kompilanto de «Proleta Esperanto-Korespondanto» por uzo.
9-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Ĉu religio estas privat-afero? W. Wessels, Amsterdam (Nederlando).
- Eklezio posedas domaĉojn! J. Lea (12 638), Manchester (Anglio).
- Kap-ĉasisto. SAT-perantoj, Düsseldorf (Germanio).
- 108 politikaj gemalliberuloj malsatstrikas. F. G. L. (14 142), Tampere (Finnlando).
- En «demokrata» ŝtato policistoj konfiskas lab. gazeton. Tila (13 828 — Rumanio).
- Unuiĝo de la revolucia studentaro. Gol, Sofia (Bulgario).
- Socia asekurado en Sovetio. B. Esperkoro, Samara (Sovetio).
- Ni mem donas la monon. B. Esperkoro, Samara (Sovetio).
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 105
TRA ESPERANTIO
PRI INSTRU-METODOJ
Multe oni diskutas kaj disputas lasttempe en «S-ulo» pri instrumetodoj, kritikante jen tiujn, jen aliajn. Ĉar mi estas gvidinta kursojn dum pli ol 10 jaroj kaj ĉar mi estas ĉeestinta plurajn Ĉe-kursojn, mi volas ankaŭ diri mian opinion, precipe responde al artikolo en n-o 264 de «S-ulo».
Laŭ mi ekzistas du specoj de esp. kursoj: en unuj oni unuavice atentas la gramatikon, donas al la lernantoj gramatikajn regulojn, ilustrante ilin per ekzemploj. La lernantoj legas, tradukas parole kaj skribe. En la aliaj oni zorgas antaŭ ĉio pri la konversacia flanko, oni parolas de la unua leciono esp-e, malmulte legas, tute ne tradukas. Kaj same ekzistas du specoj da lernantoj: unuj havas persistemon, ili estas pretaj uzi sian tutan liberan tempon por gramatikaj ekzercoj kaj teoriaj gramatikaj studoj, — la aliaj ne havas tempon kaj deziras sen granda peno akiri iajn sciojn. Bedaŭrinde la plejparto de viaj [?] kursoj apartenas al la unua kategorio, dum la lernantoj apartenas al la dua. Kiu rezulto do? En la «fundamentaj» kursoj restas nur malmultaj seriozuloj, dum pli ol 50% diskuras post kelkaj «enuigaj» lecionoj. La duaspecaj kursoj estas pli bonŝancaj: la multokupitaj lernantoj venas al ili. Volonte, sciante, ke ili ne bezonas multe penadi hejme, kaj ankaŭ la fundamentuloj ekzercas paroli esp-e dum la lecionoj kaj hejme kompletigas siajn gramatikajn sciojn per helpo de lernolibroj.
K-do Ekström dubas, ĉu rektmetoda instruado estas aplikebla ĉe personoj, ne konantaj la fundamentajn regulojn gramatikajn. Mi diras: jes, nur ĝi estas taŭga por nekleruloj: Tute ne gravas, ke la lernanto dum esp. kurso ellernu la signifon de «substantivo», «adjektivo»; grave estas, ke per konstanta praktikado li kutimiĝu al tio, ke la nomoj de objektoj havas la finaĵon o, dum iliaj ecoj finiĝas per a. Kaj tion oni atingas ĝuste per rektmetoda instruado. Per ĉiama parola ekzercado oni lernas uzi la diversajn formojn lingvajn, la lernata lingvo iĝas viva por ni kaj estas parolata sen pensoj pri gramatikaj reguloj kiel la gepatra lingvo. Ĉu tiel ne estas plej bone?
La Ĉe-metodo estas brila. Lude la lernantoj akiras siajn sciojn (almenaŭ tiuj, kiuj ĉiam kunparolas; en tiuj ĉi kursoj oni ja respondas ĥore). En la fino de la kurso ili ne havas tute fundamentajn sciojn gramatikajn, sed ili povas libere paroli pri multaj temoj kaj krome — ili havas entuziasmon por la ideo de lingvo internacia kaj emon por daŭrigi la studadon. Kaj tio estas gravega.
K-do E. notas, ke Ĉe-kursanoj diras «mi havis laboris». Eble. Kiel jam aludite, la tuta kurso — li mem nomas ĝin prave «konversacio» — ne donas ĉiujn gramatikajn regulojn, sed instruas per simplaj frazoj kaj vortoj esprimi laŭeble plej multon. La kunmetitajn formojn li ne tuŝas dum la kurso, do ne estas mirinde, se la lernantoj ne scipovas ilin formi. Al la alia riproĉo, ke malgraŭ la multnombraj kursoj mankas instruistoj de esp-o, mi nur volas diri, ke ne ĉiu ja taŭgas por esti instruanto, ne ĉiu havas talenton pedagogian. Ke tamen Ĉe-kursanoj kapablas gvidi kursojn, montras jena fakto: Lastaŭtune Ĉe-kurson en Tartu (Estonio) partoprenis instruistino E. P., kiu antaŭe neniam lernis esp-on kaj venis al la kurso nur por vidi la metodon. Vintre en la kamparo ŝi ne havis parolpraktikon, sed ŝi iom legis. Ĉi-aŭtune ŝi mem gvidis esp. kurson laŭ Ĉe-metodo kun bonega sukceso. Ŝi kapablis tion fari, ĉar ŝi estas pedagogo, ne multaj aliaj. Entute ofte multe malutilas tio, ke gvidas kursojn personoj, tute ne kapablaj por instruado. Ofte estus pli bone, se tiaj kursoj tute ne okazus, ĉar ili nur fortimigas la lernantojn.
La Ĉe-kursoj estas bonegaj ĝenerale, sed miaopinie ili ne estas senŝanĝe uzeblaj por laboristoj: unue, ĉar ilia enhavo estas por proletoj tro «neŭtrala», kaj due, ĉar li tute ne uzas lernolibrojn, dum nekleruloj devas tamen ankaŭ vidi presitan tekston. Mi mem estas bonsukcese uzinta la lernolibron «Petro» kunigitan kun la Ĉe-metodo. Dum la tuta leciono mi parolas kun la lernantoj pri temo, montrata en iu el la laŭvicaj rakontoj en «Petro» kaj kiam la vortoj kaj gramatikaĵoj estas jam enkapigitaj de la lernantoj, mi lasas ilin kolektive legi la rakonton kvazaŭ por kontroli la ĵus akiritajn sciojn. La gramatikon mi klarigas tiel, kiel tion faras s-ro Ĉe, nur en esceptaj okazoj uzante nian nacian lingvon, kaj eĉ tiam ne mi parolas nacilingve, sed la lernantoj, kaj mi nur kontrolas, ĉu ili komprenis ĝuste.
Anstataŭ disputi pri metodoj, kiujn ni ne konas, ni prefere rakontu, kiel ni mem gvidas niajn kursojn kaj kio en ili montriĝis sukcesa kaj daŭriginda, kaj kio ne devas plu esti ripetota.
H. Dresen, Tallinn.
POR KE «S-ULO» RESTU 12-PAĜA!
[BILDO p.9 | 52,30,62,35] Nigra sago montranta maldekstren, al la titolo.
Belan eĥon vekis nia alvoko en n-o 266. K-do Coll (7998) sendas al ni kiel komencan sumon 10 fr. frankojn k esprimas, ke certe inter la abonantoj estas pli ol 2000, kiuj plue deziras ricevi la 12-paĝajn «S-ulo»jn. Li esperas komence de l’ nova jaro povi abonigi pli da lab. esp-istoj en sia loko k admonas ĉiujn K-dojn dume kompensi la deficiton per laŭvola k laŭkapabla alsendo de iom da mono.
Dankante pro la sinoferemo de tiu K-do, ni rekomendas lian ekzemplon al ĉiuj, kiuj komprenas la gravon de l’ afero. Nia abontarifo ja ne altiĝis per la plinombrigo de l’ paĝokvanto, por ke al ĉiu estu eble aboni la gazeton. Temas nur pri plana varbado de novaj abonantoj ĉiuloke… tiam ne plu necesos pagoj libervolaj de unuopuloj. Certigu al «S-ulo» sanan financan bazon!
[BILDO p.9 | 35,58,45,66] Granda nigra triangula sago montranta dekstren, al la devizo.
NEPRE NI ATINGU LA 4000 ABONANTOJN
EL LA REDAKTEJO
Ni daŭrigu en nia klarigo, pri kio devas atenti bona raportanto. Fakte ja inter nia multnombra Legantaro troviĝas nur malmultaj raportemuloj-verkemuloj. Certe la ĉefa kaŭzo por tiu fenomeno estas la timo vidi malakceptata sian manuskripton ĉe la redaktejo. Nenio tamen estas pli facila ol atingi enpresiĝon de sia artikolo en «S-ulo», se oni nur atentas, ke la laboraĵo havu kelkajn necesajn kvalitojn. La plimulto el niaj kunlaborantoj ja komprenis nun, ke nunecaj, agitecaj artikoloj, kiel tiuj, kiujn enmetas ĉiutagaj tendencaj gazetoj, por «S-ulo» havas nenian valoron. Mi ne insistu sekve tro ofte ripeti la jam plurfoje diriton, prefere mi provu analizi per du ekzemploj, kiajn verkojn plej volonte akceptas la redakcio.
Ni supozu, ke verkema, raportema SAT-ano loĝas en regiono de la 0-a horzono, speciale distingiĝanta per ekzisto de ŝtalindustrio. Laŭ la karaktero speciala de tiu industrio sekve modifiĝas labor- kaj vivkondiĉoj de l’ tiea laboristo. La ekonomia situacio en la regiono ankaŭ estas aparta. La instigon raporti donas ordinare ia okazo kiel striko, nova laborkontrakto, naturkatastrofo, aŭ la interveno de l’ homa racio en formo de ŝanĝita tekniko. Kompreneble la raportanto ne devas limigi sin je simpla konstato de l’ faktoj. Li devas rilatigi la okazojn unue al sia persona sperto, sia propra travivo (ni supozu, ke li laboras en la industrio mem); plie li devas scii observi la reefikojn de l’ okazoj je sia medio, je tiuj, kiuj ĉirkaŭvivas lin, je konatoj, samprofesianoj, eĉ je aliaj profesioj. Ĉiuokaze devas plene klariĝi al la leganto, kiun ĝeneralan signifon havas la okazo: se temas pri la ŝanĝo en la ĝisnuna stato, kompreneble necesas klarigi unue, kiaj estis la antaŭaj kondiĉoj, por vere komprenigi la tutan signifon de l’ okazinta ŝanĝo.
Ni supozu regionon malmulte de niaj K-doj konatan en la 16-a horzono de l’ globo. Iu K-do loĝas tie aŭ havas okazon trapasi ĝin bonŝance. Li pro-
— pàgina 10 —
SENNACIULO — 106
fitas la okazon por liveri priskribon al «S-ulo». Tia priskribo povas ĉiam interesi, kondiĉe ke ĝi ne limiĝu je eksteraj konstatoj, sed spegulu samtempe la spiritostaton de l’ observinto, liajn proprajn subjektivajn sentojn (tio ja ne signifas nepre «kritikon» aŭ «partiecon»). Ĉiu komprenas, ke priskribo senpasia tedas pro sia seko. Tial ĉiun taŭgan priskribon pri naturo, loĝantaro, moroj, laboro, kulturo devas iel travibri la anima stato, la sentrilatoj al la pentrata objekto de l’ observanto, de l’ priskribanto mem.
Niaj kunlaborantoj zorgu diligente, ke «S-ulo» neniam perdiĝu en abstraktojn, estu forta, altira, ĉar vivoplena kaj tial esence kleriga.
N. B.
MALOFTE ONI RENKONTAS ESPERANTISTOJN!
La titolo mem de tiu ĉi artikoleto estas la ĝenerala esprimo de preskaŭ ĉiuj esp-istoj. Mi mem dum longa tempo argumentis same, sed nun mi ŝanĝis la opinion, laŭ propra sperto. Kiom ajn optikaj estu la vidorganoj de la espistoj, ili neniam vidos unu la alian, preterpasante aŭ eĉ kunlaborante, se la verda stelo restis hejme.
Jen fakto: realveninte Parizon, mi vizitis mian antaŭan mastron por peti laboron. Interkonsentinte, li kondukis min per sia aŭtomobilo al nova laborejo. Tie mi renkontis k salutis kelkajn malnovajn K-dojn. Surprizite, unu el ili, vidante mian verdan stelon demandis min esp-e, ĉu mi estas esp-isto. Mi ankaŭ miris, ne pro lia demando, sed pro lia esp. scio, ĉar antaŭe mi eĉ ne suspektis, ke li parolas Zamenhofe. Dum kelkaj minutoj ni nur parolis en esp-o, dum la aliaj nenion komprenante aŭskultis nin mirigite. Baldaŭ la tuta aro ĉirkaŭis nin forgesante la laboron. Subite alvenas la ĉefo k jen ĉiuj rapidis al sia laboro. Ni tamen daŭrigis la esp. interparolon, k mi rimarkis, ke la ĉefo sagace alproksimiĝas klinante la kapon por aŭdi nian babilon. Malgraŭ ke li ĉiam estis afabla por la laboristoj, mi tamen ne volis ĝeni la laboron plue k decidis adiaŭi mian K-don por min turni al la ĉefo k lin saluti. Sed apenaŭ mi premas la manon de mia malnova amiko, jen la ĉefo alproksimiĝante k ridetante salutas min en esp-o! Denove mi surpriziĝis. Post longa babilado, ni eksciis, ke dum pli ol 6 monatoj tri esp-istoj kunlaboris antaŭe ĉiutage k neniu el ni kapablis vidi unu la alian.
Ĉu en tia okazo justas diri, ke malofte oni renkontas esp-istojn? Ne! Oni devas diri, ke malofte oni renkontas esp. insignojn!
Se ĉiuj esp-istoj kunportus la verdan stelon, eĉ ĉe la laboro, kiel ni faras nun, oni multon propagandus, nur per respondoj al la demandoj pri signifo de la verda stelo. Scivolaj demandoj neniam mankas dum la laboro k ju pli, des pli bone por nia esp. propagando. Unu el ili ĝis nun ignoris SAT k estas membro de UEA. Post legado de mia lasta n-o de «S-ulo» li promesis aliĝi al SAT. Pri la alia mi zorgos.
Soares (6727), Paris.
Zamenhofa Saĝo
La tuta laborado en nia afero ne estas io komplika, sed konsistas el jeno: eldonadi, konstante kaj regule eldonadi verkojn, gazetojn, krei grandan, ĉiam kreskantan literaturon, kio ne sole perfektigos nian lingvon, sed elvokos respekton por nia afero multe pli, ol ĉia alia agado, kaj per la forto de sia vivado kaj kreskado aligos al nia afero la tutan mondon pli rapide kaj pli certe, ol ĉiuj plej energiaj teoriaj predikadoj kaj plej rafinitaj agitadoj; ĉar la mondo estimas nur la faktojn.
El «La Esperantisto», 1891.
* * *
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.
El letero al Kofman, 1901, «Originala Verkaro».
Esperanta movado en Irkutsk (7-a horzono)
Esp-istoj oficiale organiziĝis en Irkutsk en la jaro de Granda Revolucio — 1917 (Rukavicin). SAT-organizo aperis de la jaro 1922 (Krjukov). Ĉiujare, komencante de la jaro 1917, dum aŭtuno k vintro regule okazadis kursoj (dum someraj monatoj pro ferioj, pro foresto de funkciuloj ktp. esp. laboro ĉiam haltas). Do sciantoj esp-on en Irkutsk estas multaj, sed kotizpagas regule el ili ne multaj bedaŭrinde. En nuna jaro estas dume 32 SAT-anoj k nur 12 pagintaj SEU-anoj. Fakto estas, ke esp-istoj emas pli al SAT, ol al sia nacia organizo. Ili ne bone komprenas, ke SAT povas kreski nur per laboro de naciaj propagandaj proletorganizoj, kiuj estas kvazaŭ manoj de SAT. En 1929 ĉe ni okazis eĉ ioma malordo en kotizpagoj. Aŭtune ĉio reordiĝas. Ni jam komencis novajn kursojn (Babiĉev, Nepomnjaŝĉij) ĉe distrikta ejo de «Internacia Ruĝa Helpo» (ruse MOPR), kiu donis al SAT sidejon en Palaco de laboro. Nia organizo fariĝis kvazaŭ ĝia fako. Komitato de junkomunistoj en Irkutsk per radio rekomendis oficiale al ĉiuj siaj ĉeloj atenti internacian edukiĝon k lerni «fremdajn» lingvojn, inter kiuj esp-o estas nomita la unua. Sed por atingi tian rezulton estis bezonaj multaj oferoj eĉ de malnovaj komunistoj… Multe efikis ĉie disvastigata propaganda flugfolio, kiu montris rolon de esp-o en sennacia eduko k citis multajn aŭtoritatojn (rezolucion de Marksa Internacio pri signifo de universala lingvo, dirojn de M. Gorkij, Barbjus, A. Ajnŝtejn k. a. pri esp-o). Bruon faris certigo de la folio, ke lerno de «plej gravaj fremdaj lingvoj» estas vere burĝa utopio, ĉar ĝi pro malfacilo de ĉi lingvoj estas neefektivigebla k ne radikale forigas malbonon de multlingveco, sed nur cedeme malfortigas ĝin (ni bone scias, ke lerno de fremdaj lingvoj ankoraŭ longe estos bezonega por proletaro, sed ĝia bezono neniel superos bezonon de t. n. NEP — nova kompromisa ekonomia politiko de Sovetio). Same bone efikis fakta per- k poresp-a propagando de franca K-do, kiu ĉi-cele vojaĝas per originala biciklo tra Eŭropo k Azio k vizitis Irkutskon. Por sukcesigi lian entreprenon tie ĉi multe klopodis fervorega Majzlis. Estis aranĝita (Babiĉev, Fomenko) bonege vizitita spektaklo kun esp. ekspozo. Partoprenis bluĉemiza trupo, kies plej multaj esp. numeroj apartenis al lokaj aŭtoroj.
[BILDO p.10 | 40,34,73,59] Foto de fenestrego de poŝtagentejo kun la surskribo «ПОЧТА·POŜTO» kaj sube «ТЕЛЕГРАФ·ТЕЛЕФОН·СБЕРКАССА»; malantaŭ la vitro gazetekspozejo; en la vitro respeguliĝas arboj kaj domoj de la kontraŭa flanko de la strato.
Lukse pentrita esperanta elpendaĵo sur fenestrego de poŝtagentejo en plej vizitata ĉefstrato de Irkutsk. Post fenestrego— gazetekspozejo. La fenestrego respegulas kontraŭan flankon de l’ strato.
En majfesto esp-istoj manifestaciis en aparta kolono kun propraj afiŝoj k standardoj. Antaŭe iris kompreneble standardo de Essena SAT-rondo interŝanĝe ricevita per nia 6-a SAT-kongreso
[REKLAMO p.10] Fundamento de Esperanto (kvinlingva) Pr. 1,— mk. g. — Fundamenta Krestomatio. 160 pĝ. Prezo: 2,50 mk. g. — KABE. Vortaro de Esperanto 175 pĝ. Pr.: 2,20 mk. g. — Lingvaj Respondoj de d-ro Zamenhof. 92 pĝ. Prezo: 1,— mk. g. — La kvar klasikaj verkoj sur kiuj baziĝas nia tuta lingvo-uzo, kiuj estas konsililoj kaj helpiloj por ĉiu esperantisto. — Haveblaj ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 107
(klopodoj de K-doj Ŝtercenbaĥ, Babiĉev, Poluŝin, Ignatjeva). Inter loka poŝtistaro esp-o same bone sukcesis. Lokaj leterportistoj jam ne bezonas tradukojn de plej neklare skribitaj esp. adresoj. Propagande k ade efikas lukse aranĝita (la klopodoj de Manzurev) esp. elpendaĵo sur fenestrego de poŝta ĉefagentejo en plej multe vizitata strato de Irkutsk. Korespondo kun eksterlando estas sufiĉe vigla (jare ĉ. 500 sendaĵoj). Plej interesaj el eksterlandaj leteroj estas tradukataj (Babiĉev) k gluataj sur arte plenumita (Manzurev) tabulo, kiu pendis en unu klubo. Pri- k peresp-aj artikoloj aperis dumjare en kelkaj murgazetoj de l’ urbo. Esp-istoj jam aperis en Jakutsk, Ĉeremĥovo, Usolje, eĉ en Mongolio… Mankoj de nia adado (malakurateco pri kotizpagoj, pri abono «S-ulo»-n, pri vizitado de kunvenoj…) devas esti nepre likviditaj dum nova jaro.
M. Krjukov.
AL NIAJ AŬSTRIAJ GEK-DOJ K KLIENTOJ!
Bonvolu ne plu sendi monon al la adreso de K-do Strasser (Wien), ĉar li pro privataj aferoj ne plu povis plenumi nian perantan laboron. Ĉe ĉiuj aferoj interrilatu rekte kun la administracio en Leipzig k ĉiun ajn monsendon vi direktu al: R. Lerchner, Leipzig, poŝtĉeka konto Wien-D, 137 725
RADIOAŬSKULTANTOJ! NECESA ENKETO!
Ĉiuvendrede je 23½-a horo parolas la Leningrada radio-stacio esp-lingve. K-do Urbano per sia basvoĉo tre bone disaŭdigas. La 3-an de nov. eĉ nia radiokolektivo aranĝis specialan teatraĵon («Nia standardo estas leninismo») kun speciala orkestro. La radio-spektaklo prezentita de lokaj SAT-anoj estis tre bona k kostis al la stacio multe da mono. Esp. radio-kurso estas enkondukata. Sed nin demandis la estro de l’radio-stacio pri preciza nombro, kiom da alilandanoj aŭskultas tiujn disaŭdigojn. Kion respondi al li? Ni povis malprecize diri, ke oni aŭskultas en Germanio, Aŭstrio, Estonio, Svedio, Danio. Sed kiom — ni ne povis respondi. Certe li ne konsentus elspezi la monon por nur malmultaj aŭskultantoj.
Sekve senprokraste helpu al ni, K-doj, por ne fiaski! Ĉiuj devas al ni respondi nepre jenajn demandojn: 1. Ĉu estas dezirataj radio-spektakloj? 2. Kiom da Gek-doj aŭskultas en via urbo? 3. Kiel vi organizas kolektivan aŭskultadon? 4. Pri kiuj temoj vi volas aŭskulti? 5. Ĉu oni pridiskutas niajn disaŭdigojn? 6. Ĉu gazetaro aperigas ion pri ĝi? 7. Ĉu via urba esp-istaro estas informita de vi pri niaj disaŭdigoj?
Oni adresu al: Sovetio. Leningrado. Radio-Centro.
Laŭ komisio de Leningrada Radio-sekcio P. Tilin (9310).
EKSTER NI
Jena letero trafis en miajn manojn:
«Estimata K-do Eŭtrapel,
«Mi ne scias, kio estas eŭtrapelio k kiu sin kaŝas sub la pseŭdonimo Eŭtrapel. Mi ja vane serĉis tra la tuta Jarlibro k tian SAT-anon ne trovis. Eble la eŭtrapelio estas ia speciala ironio, al kiu oni devas kutimiĝi por kompreni ĝuste viajn dirojn. Nu, ne gravas. Almenaŭ mi parolu al vi tute serioze k provu konvinki vin, ke pastro Rambu estas ĝisoste konvinkita katoliko.
«Kial vi povis dubi pri tio? Devus esti al vi klara, ke ĉiu ajn Rambu-ulo povas fariĝi nur katoliko, se li edukiĝas en katolika lernejo, aŭ protestanta, se tio okazas en protestanta lernejo, islamano, en islama, budhano, en budhana — marksano, en marksana ktp. Maloftaj ja estas la Volter-oj k Renan-oj, kiuj kapablas memstare pensi k liberiĝi el la encerbigitaj dogmoj.
«Ĉe mi forestas ĉia dubo, ke la direktoro de «Espero Katolika» fakte k sincere kredas, ke la Eklezio, al kiu la hazardo faris, ke li apartenu, estas dia institucio; ke la papo estas neerarpova, kiam temas pri dogmaj aferoj k sekve, ke vi, kompatinda Eŭtrapel, dronas en senfunda abismo el eraroj.
Mi eĉ ne mirus ĉe la aŭdo, ke pastro Rambu preĝas kelkfoje por la savo de via animo — kredeble kun la espero, ke post via konvertiĝo vi fervore kunlaboros al «Espero Katolika».
«Kredu al mi: pastro Rambu neniel estas atakita de duboj pri sia dia misio sur la tero; nevundeble li staras antaŭ viaj sagoj k vi vane provus atingi, ke li faru plej malgrandan penon por ĝuste kompreni viajn «satanajn» ŝercojn . . .
«Beati qui non viderunt et firmiter crediderunt.»
Laŭvorte kopiis Eŭtrapel.
[REKLAMO p.11] La plej bona k amuza legolibro estas KANDID — La ĉefverko de VOLTER en la esperanta traduko de L. Lanti kun antaŭparolo de l’ tradukinto k ilustroj de R. Bartelmes. — Laŭ la unuanima opinio de la recenzistaro la stilo estas modela, simpla, facillegebla. — Form. 13×19 cm. 160 pĝ. Prezo 1.70 mk. g. — Mendu tuj ĉe Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
AŬSTRIO. La fervojista fakgrupo de ALLE okazigis 6. 10. en Knittelfeld renkontiĝon de en- k eksterl. ferv. esp-istoj. Reprezentataj estis: Graz, Bregenz, Leoben, Innsbruck, St. Pölten, Wels, Wolfsberg k Wien. El Leipzig ĉeestis K-do Rödel (5068). Sume 60 Gek-doj. La programo enhavis i. a. unuaktan teatraĵon: «La antaŭtagmeza dimanĉa prediko» ĉerpita el «Senn. Revuo» (n-o 3, dec. 1927), kiu tre efikis. Oni difinis por la agado jenajn taskojn de l’ grupo: Nepra kontakt-laboro kun provincaj membroj. En ĉiu urbo aŭ vilaĝo, kie ekzistas ferv. esp-istoj, peranto (informanto) raportu pri ĉiumonataj kunsidoj en Vieno; — k devojn de l’ peranto. Sciigi pri esp. aferoj en sia loko, koncerna al la fakgrupo; instigi la ferv. K-dojn al lernado k varbado; partopreni perantan kunsidon ĉiujare okazonta antaŭtagon de Liga Plenkunveno; teni firman kontakton kun sialoka ALLE-grupo k ferv. fakgrupo. — Je la preparo de venontjara ferv. renkontiĝo (en Linz) ankaŭ eksterlandaj K-doj laŭeble aktive partoprenu! — Kursoj por komencantoj k progresintoj okazas en Vieno (Orientstacio). (9437.) — ESTONIO. Pärnu. Komenciĝis kurso, aranĝita de esp. klubo ĉe Laborista Unuiĝo laŭ Ĉe-metodo. Partoprenas 130 p., plejparte socialdemokrataj gejunuloj. — SOVETIO. Barnaul. Tutan laboron gvidas distrikta SEU-kom., kiu precipe konsistas el SAT-anoj. Ejo de l’ komitato troviĝas en urba sindikata domo; ĉiutage post 18-a h. nia kom. rajtas disponi pri du ĉambroj, kie pendas esp. afiŝoj, devizoj k lerntabeloj. Tiel vizitantaj sindikatanoj konatiĝas kun nia afero. Ankaŭ telefono, skribmaŝino ktp. estas senpage je nia dispono. Nunjare la movado proksime kunligiĝis kun la junkomunista. Kiel instruktoro de distr. junkom. komitato laboras K-do 13 503. En ambaŭ urbaj junkom. komitatoj estas 2 esp-istoj en fako por intern. edukado k koresp. En urba kom. kleriga domo estas konsultejo kun konstanta ekspozicio, kiu estas malfermata dufoje semajne. Junkom. komitato akceptas volonte nian koresp., sed ni ne sukcesis ĝis nun ligiĝi kun la de ni patronata Ĉikaga junkom. organizo. Same ne respondis la bavaria junkom. organizo, al kiu ni sendis standardon lastjare. Novaj kursoj: Tuturbaj kursoj el 3 grupoj (komenca, perfektiga, supera) po 35 p. enskribitaj; meza vizitnombro 20 p.; kunvenoj dufoje semajne. Gvidas K-do 5448, por komencantoj K-do 13 503. Ĉe partia lernejo en supera kurso 8 p., en komenca: 30. Ĉe pedag. teknikumo 20 p. lernas, ĉe feltbot-fabriko du grupoj (20 k 30 p.); ĉe fervoj. klubo: 20 k 30 p., junkom-istoj devige. Ĉe klubo de ledfabriko: komenca — 20, perfektiga 6 p. Kursoj ĉe 1 2, 5, 13, 20, 22-a lernejoj, en ĉiuj du grupoj, po 20, 30 p. Gvidas K-do 5448. Ĉe baldaŭa varbado al SEU k SAT ni atenton apartan donos al abonado de gazetoj. (13 503.) — Ivanovo-Voznesensk. Loka grupo de prol. verkistoj «Atako» tre interesiĝis pri originala verkado (versoj) en esp-o k
— pàgina 12 —
SENNACIULO — 108
petis K-don Zamjatin, kiu tradukis versojn el esp-o, liveri materialon. Precipan intereson montras K-do Nozdrin, la plej maljuna loka poeto, kiu estis unua prezidanto de soveto en j. 1905. — Ŝadrinsk. Nian urbon trapasis du francaj junpioniroj. Unu el ili (Roĵo Morsje) studas esp-on k nia SAT-K-do, kiu salutis la gastojn, povis interparoli kun li (kvankam M. ankoraŭ tro malbone parolas esp.). La aŭtoritato de esp-o per tiu okazo tre kreskis ĉi tie. Zorgu francaj K-doj pri plivigliĝo de l’ interkoresp-ado kun siaj fratoj sovetiaj! (10 380.) — SVEDIO. Stockholm. Lab. Esp. Klubo en Stokholmo nun havas novan ejon, St. Eriksgatan 68. Regulaj kunvenoj ĉiuvendrede je la 7.30-a. 1. nov. paroladis K-do E. Eriksson pri: «Promenoj sur la bordoj de la lago Maggiore.» La kunvenoj estas ordinare bone vizitataj. 6. nov. la esp. klubo de tabaklaboristoj aranĝis publikan paroladon en la ejo Södergard. Paroladis la hinda esp. agitisto Lakshmiswar Sinha; samtempe li donis bonan bildon pri la nuna situacio en sia hejmlando. A. B. F. (klerigasocio de laboristoj) aranĝis du kursojn por komencantoj. (13 906.) — URUGVAJO. Montevideo. Oni anoncis kurson ĉe la socialista ejo «Centro Germinal», al kiu jam anonciĝis partoprenantoj. Gvidos K-dino Casas. Espereble tio estos ekpaŝo al esp. agado en la loka socialista sfero. (Laŭ «Argent. Esp-isto».)
Ĉu esp-o aŭ nacilingvo estis uzataj ĉe neŭtrala kongreso?
La raportinto pri la Orientfranca federacia kongreso, K-do 7369 (vidu n-on 246), kies raporto estis publike nomata malvera en «Rejna Stelo» (vidu n-on 266) alvokas la ateston de l’ ĉeestinta SAT-anoj. Li diras, ke vere s-o Archdéacon parolis esp-e, sed same vere oni akceptis la du lingvojn: esp-an k francan kiel diskutlingvojn, k uzis fakte nur la unuan. Kian lingvon parolis la «K-do» sekretario, li ne plu memoras. Neniel li aŭdis tiun strangan argumentadon ĉe alilandaj kongresoj, ke la leĝo devigas uzi la nacian lingvon kiel oficialan ĉe kongresoj de organizoj leĝpermesataj. — Jenan ateston sendis ĉeestinta SAT-ano 4671: En la Orientfranca fed. kongreso raportoj k diskutoj okazis nur en esp-o. En la postsekvinta tutfranca (SFPE-) kongreso la prezidanto parolis esp-e (laŭdire unuafoje dum tia kongreso); la posttagmezaj kunsidoj de SFPE okazis nur franclingve. Kelkaj esp-istoj ne komprenantaj francan, pro tio enuigitaj foriris. Entute la kongreso faris al li tre malbonan impreson.
K-do 7369 raportante al ni evidente intermiksis la federacian k la tutfrancan kongresojn. La ekzemplo estas instrua k instigas nin refoje admoni ĉiujn niajn raportantojn, tre atenti pri la vortoj, kiujn ili uzas, por ne venigi al ni protestojn k «ĝustigojn». La SAT-anoj nepre distingu sin per objektivemo.
Novaliĝantoj al SAT devas pagi aliĝkotizon. Vidu n-o 267 de «S-ulo».
[REKLAMO p.12] JARABONO — por membroj . . . 8 mk. g. — por nemembroj . . 9 mk. g. — Ankaŭ ¼-jare abonebla!
[REKLAMO p.12] Bakistoj! Atentu! Ĉu estas esp. amikoj, kiuj volas interrilati kun ni por interŝ. spertojn pri panbakejoj, teknike, konstruo de panfornoj, analizo de faruno k fermento, baki per vaporo. Ni estas panbakejo produktanta 2500 panojn po horo en unu el niaj fornoj. Skribu al: Frans Engels, De Keyzerlei 12, Antverpeno, Belg.
[REKLAMO p.12] Profitu per Esperanto! La Universala Propagandilo de d-ro Benson estas 24-paĝa libreto enhavanta ĉ. 250 bildetojn. Je la malsupro de ĉiu paĝo troviĝas alilingva traduko de la jena frazo — «Pere de ĉi tiu kurso da lecionoj ĉiu persono povas facile ellerni la internacian lingvon ‘Esperanto’ sen ia helpo aŭ gvidado de instruanto». Jen la lingvoj — Angla, Araba, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Esperanta, Estona, Flandra, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Kataluna, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa. Prezo por dek propagandiloj 0.25 usona dolaro. (Mendoj por malpli ol dek ne estas akceptataj.) Jen kie vi profitas. — Al la dek propagandiloj ni aldonas senpage dek kuponojn. La valoro de ĉiu kupono estas 0.50 us. dol. Vendu la kuponojn kaj prenu la monon por vi mem. La kupono sendita al ni kune kun unu us. dol. aĉetas la «Universalan Esperantistigilon», kies prezo estas 1.50 us. dol. La «Esperantistigilo» estas la sola universala, rekta kaj bilda metodo, per kiu eĉ infano povas facile ellerni la esperantan lingvon. Ĝi konsistas el dek libroj, pli ol 300 paĝoj kaj vorto-provizo el ĉ. 1500 pretaj vortoj, klarigitaj per 2300 originalaj bildoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepoziciojn, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn ktp. La preparo de la verko kostas al ni pli ol 10 000 dolarojn. Mendoj sen antaŭa pago pozitive ne estas konsiderataj. Ĉar ni estis trompitaj de kelke da fiesperantistoj per senvaloraj naciaj monbiletoj, ni ne plu akceptas nacian monon. La plej bona kaj senriska maniero por sendi la dolaron estas per «Poŝtmandato». Tiu estas akirebla en la poŝtoficejoj de ĉiu lando. Krom la poŝtmandato, skribu almenaŭ poŝtkarton kaj donu la detalojn pri via mendo kaj adreson skribitan per presliteroj, alie vi mem prokrastigas aŭ eĉ malebligas la sendon de via mendo. BENSON SCHOOL OF ESPERANTO, 719 HIGH STREET, NEWARK, NEW JERSEY (USA).
RECENZEJO
«L’ Internationale Pacifiste» de Eugen Relgis, avec une lettre et un message de Romain Rolland. Form. 12×18 cm. 150 pĝ. Prezo 12 fr. fr. Eldonejo: André Delpeuch, 51, rue de Babylone, Paris.
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Signalen, Stokh., 7. 11.; The Labour Woman, London, nov.; Volksstimme, Magdeburg, 18. 9., 23. 10.; Tribüne, Magdeburg, 20. 9.
Pri la 10. SAT-Kongreso menciis:
Sunday Worker, London¹, 10. 11.; Volksstimme, Magdeburg, 12. 10.; Tribüne, Magdeburg, 15. 10.
Peresper. materialon enpresis:
L’Ecole Emancipée, Saumur, 10. 11.
NIA POŜTO
9877. — Principe jes; sed ni ne povas findecidi antaŭ ol esti legintaj la artikolon. Notu ankaŭ, ke ni ĉiam preferas originalojn. «La Ruĝa Flago» aperos. E. L.
1897. — La foto kliŝita en la kronika parto devas esti pagata de vi (5 rubl.).
11 431. — L. resp. vi trovos siavice en «La Lern.».
10 662. — Ni ne uzas «la lasta kuglo», ĉar jam presita en alia lab. esp. gazeto. La ŝercojn ni uzos siavice. Red.
¹ Tiu ĉi Londona semajna gazeto decidis ĉiunumere aperigi esp. angulon. La unua angulo troviĝas en la n-o de 10. 11.
[REKLAMO p.12] USONO — Ni deziras interŝanĝi afiŝojn eldonitajn de klasbatalaj, revoluciaj organizoj laboristaj, de Ruĝa Helpo, de Kontraŭreligiaj societoj k. a., krome revoluciajn revuojn, fotojn de laborista vivo el ĉiuj landoj. La ricevota materialo estos ekspozata en div. laboristaj hejmoj, organizejoj (migradante de unu al la alia) en New York City k en la provinco. Ĉiu sendonto estos rekompencata sammaniere, aŭ ni klopodos plenumi specialan deziron. Adresu klare al: Esperantista Rondo Laborista, 350 East 81st Street, NEW YORK CITY, Usono, N. A.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Ĉu la Ligo de Nacioj konsistigas ion novan? | 97—98 |
| Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) | 98 |
| La franca kamparo | 99 |
| Tradicia festo en Anglio | 99 |
| Senpreĝeja urbo | 100 |
| El usona taglibro | 100—101 |
| Aborto kaj steriligo en Danujo | 100—101 |
| Okaze de korekto | 101 |
| Faktoj kaj komentoj | 102 |
| Diskutejo | 102 |
| Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo | 103 |
| Esperanto-Servo | 104 |
| Tra Esperantio | 105—108 |
| Anoncoj | 108 |
Presejo: Peuvag. Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 270, 5 de desembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 270 — APERAS SEMAJNE — 5. Decembro 1929
[BILDO p.1 | 44,5,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner [?]
SENNACIECA ALUMETA TRUSTO
La grandfinancaj entreprenoj celas al ĉiam pli granda vastigo de sia regado. Dum la lastaj jaroj ni vidis, kiel grandfinanculoj penadas por koncentrigi la produktadon de iaj difinitaj varspecoj sub la direktadon de unu solereganta kompanio. Inter la ĉie konataj trustoj estas la potenca alumeta trusto, pri kiu mi nun volas sciigi kelkajn faktojn.
En Svedio troviĝas alumetfabrikoj, kiuj pro aparte bonaj maŝinoj kaj profesilertaj laboristoj sukcese konkurencis sur la internacia merkato. Tamen la batalo malfaciliĝis. Konstruad-kompanio, Kreŭger & Tol, aĉetis la fabrikojn unu post la alia kaj hodiaŭ posedas ĉiujn fabrikojn. Per koncentrigo kaj raciigo de la produktado kaj disdonado la profito fariĝis grandega. Havante la monopolon la trusto ankaŭ povas decidi pri prezoj, kio montriĝas en tio, ke, dum la ĝenerala indekso de komercaĵoj estas 150, la indekso de alumetoj estas 287, do la alumetprezo estas preskaŭ trioble pli alta ol en j. 1914.
La trusto tamen celis al pli granda potenco kaj interesiĝis pri alumetindustrioj en diversaj landoj. Tiel ekzemple en j. 1923 fondiĝis internacia alumeta korporacio (angle: International Match Corporation), kiu posedas 42 fabrikojn, ĉefe en Usono, kaj kies plejmultajn akciojn havas Sveda Alumetkompanio, kiu siavice estas posedata de tiu kompanio Kreŭger & Tol. Estas interese studi la agadmetodojn, per kiuj la trusto akiris superecon en diversaj landoj. Doganoj ne malhelpis, ĉar oni fondis naciajn akcisocietojn, kiuj estas regataj de la ĉefa trusto. Inter la pli fortaj konkurencantoj estis la japana, ĉar en Japanio abunde ekzistas krudmaterialo kaj tie ankaŭ la salajroj estas tre malgrandaj. Tamen la trusto venkis ankaŭ tie, kaj hodiaŭ pli ol 80% de la tutmonda alumetproduktado apartenas al la trusto. En iuj landoj la venko estiĝis per forkonkurencado (angle: dumping), en aliaj landoj per monprunto al la ŝtata kaso kontraŭ rento kaj monopolo de alumetvendado kaj -produktado en koncernaj landoj.
La trusto posedas grandajn arbarojn en Polio, Rumanio, Svedio kaj alie por havigi la necesan lignon. Tial la trusto ankaŭ posedas minojn (ĉefe en Polio) por havigi necesajn ĥemiaĵojn.
La kapitalo de kvar kompanioj de la trusto: Intern. Match Corporation, Sveda Alumetkomp., Kreŭger & Tol, Svedisk-American Investment Corporation (Sved-Amerikana Invest-Korporacio) estas 900 milionoj da kronoj svedaj (= 250 mil. da dolaroj). El tiu kapitalo 200 milionoj estas svedaj, la alia parto venis el diversaj landoj. La kapitalo de la tuta trusto estas sveda nur je 10%; do ni prave povas diri, ke la entrepreno estas sufiĉe… sennacieca. La trusto konsideras tion, en kiuj landoj la impostleĝoj estas plej favoraj. Tial parto de ĝia kapitalo estas en Holando en filio: Administratie Maatschappij Algemeene voor Nijverheidswaarden (Ĝenerala Admin. Societo por Alum.). Por eviti imposton, oni anstataŭ ordinaraj akcioj emisias (eldonas) specon de obligacioj (angle: participating debentures). La kapitalismo ne havas patrolandon kaj nur unu dion: la profito. Jen tabelo de landoj kaj sumoj pruntedonitaj de la trusto kontraŭ rento kaj monopolo en la landoj dum 20 ĝis 50 jaroj:
| Landoj | Sumoj en milionoj |
|---|---|
| Polio | dol. 6 |
| Ekvatoro | „ 3 |
| Hungario | „ 36 |
| Latvio | „ 6 |
| Litovio | „ 6 |
| Jugoslavio | „ 22 |
| Rumanio | „ 31 |
| Francio | „ 75 |
| Grekio | funto st. 1 (= ĉ. 4 dol.) |
| Germanio | mk. g. 500 (= ĉ. 125 dol.) |
Laŭ kontrakto kun la registaro de Peruo la trusto ricevas vendomonopolon kontraŭ pagsumo ĉiujara al la Perua ŝtatkaso de 200 000 funtoj sterl. (proks. 800 000 dol.), kiujn la registaro devas uzi por konstrui kanalojn por akvumi la kampojn. Peruo certe havas la plej karajn alumetojn, ĉar unu alumeto kostas tie duonan fenigon (= ⅛ cendo). Per tiu enmiksiĝo en la ŝtataj mastrumadoj la trusto fariĝis tre grava politika faktoro.
La ĉefkompanio en la trusto, Kreŭger & Tol, havas plurajn aliajn interesojn. Ĝi posedas kelkajn grandajn bankojn, gazetojn kaj multajn domojn en diversaj landoj. Dum la lasta tempo ĝi ankaŭ ekinteresiĝis pri ligno-industrio kaj aĉetis parton de norda Svedio, kie estas arbaroj kaj segejoj. Kun Finnlando ili pritraktas pri aĉeto de tieaj arbaroj kaj segejoj. En meza Svedio Kreŭger & Tol posedas ferminojn (Grengesberg) kaj fervojojn. Dum sepmonata striko (cetere sensukcesa), antaŭ unu jaro la laboro en la minoj ĉesis. Tiam la kompanio eksportis krudferon el minoj aĉetitaj en Norda Afriko!
Do, la organizo estas tiela, ke ekzistas ĉefa kompanio Kreŭger & Tol,
— pàgina 2 —
110 — SENNACIULO
kiu havas multajn fili-entreprenojn. La Alumeta Trusto estas ĝia subtrusto. La pozicio de la trusto sur la akci-merkato estas forta. La tuta «fondborsa» (akcikomerca) valoro de la trusto estis en aprilo 1929: 2 404 000 000 kr. sv. (ĉ. 670 milionoj da dol.).
La nombro da alumetlaboristoj en 35 landoj estis en 1927 — 60 mil. La gelaboristoj ĉe alumetfabrikoj havas la plej mizerajn salajrojn: 1 ĝis 2 mil kronoj po jaro (= ĉ. 280 ĝis 560 dol.). La ĉefdirektoro Ivar Kreŭger havis en la lasta jaro enspezon de «nur» 2 milionoj da sv. kronoj (= proks. 560 000 dol.).
El gravaj landoj ekster la potenco de la trusto estas nur Sovetio. Ankaŭ tiun ŝtaton la alumetkapitalistoj klopodas venki, sed hodiaŭ estas neeble diri, ĉu Sovetio cedos antaŭ la alumetkapitalistoj aŭ ne.
Tiu granda entrepreno havas multon por instrui al ni laboristoj. La profituloj venkis la naciajn barojn. Ili ne havas patrolandon kaj estas sanga ironio, ke la proletoj eliras por mortigi unu la alian pro «patrolando», kiu ekzistas nur subjektive. Estas korŝire rigardi la bildon de proletoj intermilitantaj sub la devizo: «Ni ne volas esti ekspluatataj, elsuĉataj de l’ ‘eksterlandaj’ kapitalistoj, sed nur de propralandaj!»
La ĉefdirektoro de la alumeta trusto, Ivar Kreŭger, fiere kaj mokridetante deklaris foje al intervjuanta jurnalisto: «Ni povas tute ignori la laboristajn sindikatojn. Ili signifas por ni neniom.» Kial? — Ĉar la ligiloj inter diverslandaj proletoj estas tiom malfortaj. Striko de alumetlaboristoj en unu lando estas tute senefika. Ĉu estas maleble sekvi la ekzemplon de la kapitalistoj kaj konstrui niajn organizojn sennaciece, mondskale? Estas multaj baroj sur vojo al tiu unuiĝo. Unu grava baro estas la diverslingveco. La SAT-anoj renversis tiun baron kaj ilia organizsistemo montras la vojon.
Trelleborgano (7987).
[REKLAMO p.2] Aperis ĉe SAT-KOOPERATIVO la belega fantazia romano de A. Bogdanov RUĜA STELO kolektive el rusa lingvo tradukita sub redakto de N. Nekrasov k S. Rublov. La antaŭenema, multflanke klerigita spirito de l’ aŭtoro prezentas al ni ĝuigan legaĵon en romana formo agrable legeblan. Ni vojaĝas al Marso k lernas rigardi kun Marsan-okuloj la terajn okazojn. Multo pensigas nin en tiu libro. Formato 12×18 cm. 168 paĝoj. Prezo: 1.60 mk. g. — Tre leginda libro. Mendu tuj ĉe Administracio de SAT Colmstr. 1, Leipzig O 27, Germanio — Sovetianoj mendu rekte ĉe CK SEU, Poŝtkesto 630, Moskvo.
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(3-a daŭrigo. Vidu n-ojn 267/69)
Pri maŝinismo
Dübreŭj raportas, ke Ford inventis la «ĉen-laboron» (aŭ «ruband-laboron»), kiam li ekvidis la famajn bestbuĉejojn de Ĉikago.
Tie ĉeno ricevas porkojn, pendigitajn al ĝi per unu kruro, — unu porko ĉiudumetre sur la ĉeno. Kriegante kaj preterbalanciĝante antaŭ buĉisto superŝutita per sango, tiuj porkoj ricevas morton per tranĉilo. Mortante kun kriegoj kaj vojaĝante kap-malsupren laŭ la ĉeno ili verŝas sangon en kanaleton: vi manĝos kolbason. Oni sinsekve malfermas ilian vivantan porkan ventron, detranĉas pecon post peco porkan viandon, ĝis fine nur unu pork-kruro daŭrigas la ĉen-vojaĝon. Ĉiuj porkbuĉistaj laboroj plenumiĝas meĥanike, transportoj laŭpece aŭtomate. Kvankam post mortigo la porkaĵ-laboro estas pli pura, eĉ «apetitiga», vizito de tiuj buĉejoj ŝajnas esti bona vegetarana propagando.
Ford pensis: «Miaj aŭtoj naskiĝos renverse, kiel mortiĝas tiuj porkoj, laŭ ĉeno. Tie la porko preteriras de prilaboro al prilaboro, mortanta kaj tranĉata, — ĉe mi la aŭto-tranĉoj, la aŭto-eroj kuniĝos de laboro al laboro ĝis motorformo, muntkadroformo, kaleŝformo, ‘vivanta’ aŭtomobilo.»
Tiel produkto fariĝis ĉe Ford, kaj jam multaj fabrikoj akceptis tiun sistemon. La transportilo estas foje ĉeno, ĉe kiu ĉen-laboranto alkroĉas eron prilaborotan, kaj tuj post la faro re-alkroĉas ĝin prilaborita, — foje «rubando» (ruliĝanta tapiŝo), sur kiu restas la maŝino, dum la laboristo plenumas muntadon, — foje subtera transportilo, en kiun laboristoj ĵetas pretajn erojn unu post la alia.
Ekzemple Dübreŭj plenumis ĉe Ford munton de aŭto-haltigilo: li muntis akson. Li havis ĉiam en la poŝo de sia antaŭtuko sufiĉajn boltojn kaj disketojn. Apud la alia flanko de sur tapiŝo preterpasanta aŭto-kadro, pola laboristo samtempe muntis dekstran akson de l’ haltigilo, dum Dübreŭj muntis la maldekstran akson. Ĉiu el ambaŭ, plenumante tiun aksomuntadon, marŝante apud la preterglitanta aŭto-kadro, rigardadis ankaŭ al la kamarado. La pli frue preta helpis la alian, se foje la alia prokrastiĝis ne tuj trovinte disketon en sia poŝo. Tiel ili evitis eniri la laborsektoron de la sekvanta taĉmento (angle «team»), kiu muntadis sekvantan eron de l’ haltigilo.
Dübreŭj protestas, ke oni ne sufiĉe konsultas laboristojn, por decidi pri rapido de tiuj moviĝantaj stabloj. En sia libro li ripetas tion ofte: vi konsultu laboristojn, ili ŝparos fortojn kaj vi ŝparos monon, — la plej sperta estro ne povas vidi nek inventi, kion facilege ekinventas laboranto en sia ĉiutaga laboro.
Sed Dübreŭj opinias, ke intelektuloj, kiuj «kuraĝe» eklaboris en modernaj fabrikoj por prijuĝi la laboron, ne taŭgas por tio: ĉio teruras ilin, ĉar ili neniam vivis, antaŭe, en laborejoj, ĉar ili kutimiĝis al la senbruo de oficejoj aŭ bibliotekoj.
Aludante pri tedo je tro simpla kaj ripetita laboro, Dübreŭj montras, ke ĉiu laboristo povas interesiĝi pri bona rezulto de la plej eta laboro. Eĉ ŝajne la plimulto da usonaj laboristoj tro tendencas endormiĝi en meĥanika laboro. Necesos trudi al ili ŝanĝojn, por eltiri ilin el la brutiĝo per ĉiam la sama laboro, defendi la homon en ili kontraŭ ili mem.
Dübreŭj ĝoje konstatas, ke industriraciigo (Telorismo) fine tiom anstataŭigas la homon per la maŝino, ke la «teruraj» laboroj malaperos. Ekzemple nun en lamenejoj, anstataŭ stari haŭtbruligita proksime al brulruĝa ŝtalo, anstataŭ tuŝi ĝin, danĝerige por si, per prenilegoj, la laboristo sidas en sufiĉe malproksima kaĝo, kontraŭ varmego protektata, kaj li direktas lamenilon per kelkaj komand-preniloj, kiel en aŭto li direktus rapidon kaj rekt-iron.
Permaŝina liberigo de l’ homo: sed nun liberigo signifas tro ofte nur lokaŭton, senlaboriĝon, por laboristaro. Necesas ŝanĝo de socisistemo samtempe kun ŝanĝo de produktsistemo, opinias Dübreŭj.
Dübreŭj pravege kontraŭdiras la stultajn defendantojn de «bela manlaboro» kontraŭ maŝinproduktoj. Ne estas artaĵo ĉiu ero da manproduktado, li prave skribas. Eĉ en arto, kiu neos belecon de vere talentaj filmoj, grand-industriaj artaĵoj? Novajn artojn kreis industrio. Neniam «suferas» antaŭaj artoj per tio, kiam ili restas valoraj. Kiam maŝinoj ne sukcesas produkti tiom bone, kiom man-laboro, man-laborado ne malaperas. Nur stultuloj-akademianoj el reakciaj medioj, de l’ vivo forigintaj, deziras konservi la tutan estinton, kiu entenas ankaŭ ilian soci-ordon, putrantan kaj falantan.
El verkoj de Miŝle (Michelet), fama franca verkisto-historiisto, Dübreŭj ĉerpas tre signifan pecon. Miŝle rakontas, kiel ĉirkaŭ la jaro 1842 teksindustrio, ĵus maŝiniĝita, suferis pro troproduktado. Kotonprezoj falis, faladis, ĝis ili atingis tridek centimojn. Sed subite, je tiu malalta prezo de 30 cm., la amasoj ekaĉetis.
«Oni vidis tiam (skribas Miŝle), kia potencega konsumanto estas la popolo, kiam ĝi ŝatas. Magazenoj malpleniĝis tuj. Maŝinoj re-eklaboris furioze, ka-
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 111
mentuboj fumon ĵetis. Revolucio estis tio en Francio, nerimarkita, sed granda; revolucio en malriĉo, subita plibeligo en malriĉa hejmo; korpotolaĵo, lit-tolaĵo, tablaj, fenestraj tukoj: plenaj hom-klasoj ekhavis tolaĵojn, kiuj neniam estis havintaj ilin jam de ekzisto de l’ mondo…»
«Tiuj ŝanĝoj, ŝajne bagatelaj, prezentas grandan gravecon.»
Dübreŭj rimarkas, ke faklaboristoj, eĉ ĉe Ford, devas esti tre lertaj metiistoj. Ili mankas, ĉiam ne estas sufiĉe nombraj kaj lertaj: do manlaboro, sperta laborado ne malaperas. La «belaj metioj» plimultiĝas samtempe kun la helpistoj «sen metio en la mano». Industrio inventis komercaĵojn, kiuj mirigus homojn de l’ lasta jarcento, kaj inter tiuj produktoj, artaĵojn.
Ĉu manŝpinila laboro estis malpli tede unutona, ol nuna laboro de sama laboristo je kvincentspindela ŝpinmaŝino? Ĉu mansemado ne estas pli tede unutona ol maŝinsemado, kvankam mansemado estas tiom bela sur francaj poŝtmarkoj?
Pri ĉen-laboro kiel Ezopo pri lango, oni povas konkludi ĉion bonan kaj ĉion malbonan. Homoj utiligu ĝin homece: ĝi estas ilo, moderna ilo pli perfekta, en homaj manoj. Ĝi estas estonto.
Jief.
(Daŭrigota)
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por «S-ulo».
EL SIBIRIO
Problemo pri granda norda vojo inter riveregoj de Sibirio (Objo, Enisejo) k Eŭropo per Nordpolusa maro estas brile solvita per helpo de modernaj glacirompantaj ŝipoj similaj al fama «Krasin». Nun oni povas facile veturi vaporŝipe el profundoj de Sibirio k eĉ el stepoj de Mongolio en Londonon. Ĝis nun la vojo estis barata de grandaj ofte tute netraireblaj glacioj, kiuj amasiĝas en t. n. Maro de Karo (Karo estas rivero, kiu fluas de Ural-montaro k formas limon inter Eŭropo k Azio). Sed «Krasin» pruvis, ke bona glacirompanta ŝipo povas facile senglaciigi la vojon eĉ por grandaj ŝipkaravanoj. Komencante de la jaro 1920 regule ĉiujare al riveregoj Objo k Enisejo en julio-aŭgusto el Eŭropo venas ŝipkaravanoj kun diversaj varoj por Sibirio k Mongolio k forveturas reŝarĝitaj de sibiriaj lignoj k feloj. Post ĉirkaŭpolusa cirklo estas fonditaj Nova Obj-haveno k Enisej-haveno por marŝipoj. Tien ĉi venas riverŝipoj el arbar-oceano de Sibirio k eĉ el stepoj de Mongolio per riveroj Selengo, lago Bajkal, Angaro, Enisejo, per Irtiŝ k Objo k revenas reŝarĝitaj de eŭropaj varoj. En oktobro de nuna jaro Krasin jam finis sian 104-tagan laboron en glacioj de Nordpolusa maro k bone revenis Leningradon. Ĉiuj 130 ŝipanoj estas tute sanaj malgraŭ 3-monata peniga laboro k izoleco (klimato de Polusa maro estas mirinde saniga — Tie eĉ baniĝo en glacia akvo malofte kaŭzas malvarmumon). Krasin kondukis tra glacioj ĉ. 40 marŝipojn diversnaciajn k dum sia laboro vojiris ĉ. 18 000 metromilojn¹. Per helpo de glitŝipo nordoriente de Enisej-golfo estas eltrovita grandaro da novaj insuloj.
[BILDO p.3 | 35,19,77,40] Mane desegnita karto de Eŭrazio kun la nordaj marbordoj: surskriboj «Nordpolusa maro», «Eŭrazio», «Afriko», Londono, Leningrado, Arĥangelsk, Enisej-haveno, Bajkal, Mongolio, Tokio; punktita linio montras la seninterrompan akvovojon el Mongolio en Eŭropon (klarigo en la malsupra dekstra angulo).
Karto de granda norda Ŝipvojo inter Eŭropo, Sibirio k Mongolio.
7-a horzono, nordo.
Krjukov, Maks 79.
¹ Kilometrojn.
ABORTO KAJ STERILIGO EN DANUJO
D-ro J. H. Leunbach (15076)
(Fino)
Ĉiutage pligrandiĝas la nombro el tiuj, kiuj kvankam ne konsentante socialistajn ideojn aŭ nian programon por seksaj reformoj, tamen ĝenerale sin envicigas kun ni, kiam ni prezentas postulon pri forigo de la leĝaj punoj rilate al abortigo.
Kiam ni diskutas la problemon kun personoj, kiuj ne ĝin zorge studadis, ni ĉiam renkontas la kontraŭdiron: «Sed la abortigo signifas detruon de disvolviĝanta homa vivo, kaj tion ni neniam povos konsenti!»
Jen estas la fundamenta eraro, kiun ni renkontas, kiam ajn ni kontraŭas ian krimleĝon — la kredo, ke malaprobi la punon signifas aprobi la krimon.
Fojon post fojo ni renkontas ĉi tiun specon de kontraŭdiro ĉe homoj aliel bonintencaj: «Kiel vi povas instigi vin propagandi malvirton, inceston (sangadulton), adulton, kaj abortigon?»
Ĉe la granda plimulto ekzistas profunda, preskaŭ superstiĉa opinio, ke estas tiel konvene kiel juste, ke la mano de la leĝo trafu ĉiujn, kies agojn ni ne ŝatas. Mi kredas tion natura sekvo de la tuta psikologia fundamento, sur kiu staras la socia sento pri justo. Miaopinie la franca sociologo Durkheim kaj lia skolo meritas grandan laŭdon pro plia lumigo de ĉi tiu rilato. Kvankam la vidpunktoj kaj opinioj de Durkheim tute ne estas la samaj kiel niaj, tamen mi kredas, ke ĉi-rilate ni rajtas lin citi kiel aŭtoritatulon favoran al ni. Simile ni multon ŝuldas al Bertrand Rösl (Russell) pro lia laboro en ĉi tiu kampo. Kaj bonfeliĉe li apartenas al nia rondo.
Por ke ni povu kompreni, kial abortigo estas punata, ni devas unue kaj ĉefe klarigi al ni, kial entute la homoj punas unu la alian, kaj kial ili opinias la punon prudenta kaj justa?
Nuntempe la tendenco estas klopodo por starigi racian pravigon de la punoj. Tamen estas verŝajne, ke tute ne estis racia argumento, kiu instigis al la iniciata enkonduko de ĉi tiuj punkodoj.
Sendube estas tre feliĉa kaj laŭdinda stato, ke lastatempe oni provis starigi kriman leĝaron sur racia bazo, rilatigante ĝin al la bezonoj de la socio ktp. Kaj ĝuste ĉi tiu akceliĝanta tendenco al racia vidpunkto povas esperigi nin, ke ni povos ion atingi batalante kontraŭ postuloj de la punkodo.
Sufiĉa sciigo, pri kiom malmultan bonon kaj kiom multan malbonon povas produkti puna postulo, nepre influos ĉiujn personojn, kiuj entute kapablas pensadi kaj memstare juĝi. Verŝajne ni povus igi pli multajn homojn konfesi, ke se estus dezirinde instigi plimultiĝon de la loĝantaro en iu lando, tamen ne estas prava maniero tion efektivigi per punado de la virinoj, kiuj protestas kontraŭ naskado de nedezirataj infanoj. Oni devus instigi al la sanaj kaj kulture valoraj virinoj plimultigi la nombron da sanaj kaj kapablaj homoj kaj ilin rekte rekompenci pro ĉi tiu utila servo al la socio. Punado estas malbona kaj tro «facila» metodo.
Tial ekzistas espero, ke ni fine sukcesos akiri la subtenon de la plimulto de l’ popolo, eĉ sub kapitalista reĝimo, por nuligi la punadon. Altgrade signifa mi taksas la fakton, ke ni povas montri la bonajn rezultojn efektive atingitajn en Sovetio.
Mi povas kredi, ke, ĝuste kiel okazas ĉe la movado por disvastigo de la ideoj de naskreguligo per kontraŭgravedigaĵoj, tiel ankaŭ ĉe la aborta demando, la kontraŭstaro malkreskos
— pàgina 4 —
112 — SENNACIULO
EL HUNGARIO
Dum la 20-a jarcento bastonpunado en Horti-regno
Nun, kiam en Hungario la situacio estas tiom nekredeble terura, kiam la laboristaro malsatas kaj dekmiloj da senlaboruloj vagadas en la stratoj, la registaro ne sin okupas pri la ekonomia stato, sed prezentas proponon pri «pli amika kuniĝo» de la civitana kaj milittempa tribunalo.
Oni prezentas leĝproponon, laŭ kiu oficiroj havas la rajton uzi siajn armilojn kontraŭ civiluloj okaze de ofendiĝo en siaj honoroj. En tiu leĝprojekto — kiu certe estos akceptata, pri tio ja zorgas la faŝista diktatoreco — troviĝas ankaŭ paragrafo, kiu permesas kondamni junaĝulojn je morto okaze de «patriperfido aŭ malfidelo». Krome oni zorgas ankaŭ pri la internaj «malamikoj». Tiuj estas la komunistoj, kiuj jam foje «mizerigis la landon»… La leĝprojekto entenas, ke estu praktikota la puno per bastono pro neregulaĵoj. «Per tio estus evitota multe da mortkondamnoj«. Nu, tiu bastonpuno estus preskaŭ tiom terura, kiel morto.
Sed alia, jam kelkjara leĝo postulas, ke ĉiu junulo de 14—21 jaroj devas partopreni la ekzercojn de la faŝista junularo. Se junulo mankas ĉe la ekzercoj, li estas kondamnata je monpuno aŭ karcero!
Alia famo travagas la landon. En la provincaj urbetoj, vilaĝoj oni varbas. Tion oni ne faras publike. La faŝista sistemo ne ĉiam aplikas la diktatorajn rimedojn. Ĉefe, en okazo, kiam la venkintaj ŝtatoj de la mondmilito kaj la idnacioj (Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio ktp.) ne tre amike vidas tion. Do, plej rekomendinda estas en nia kara patrio, ke en la vilaĝoj oni komencas. Venas iun tagon ĝendarmoj en vilaĝajn domojn kaj registras la konvenajn personojn. Se iu estas eksterlande, tiam li devas reveturi. Multaj ne certaj pruvoj montras, ke en januaro (1930) tute publike por ĉiu deviga deklaro enarmeigos la vivdezirajn junulojn.
La kazerna situacio ankaŭ ne apartenas al la plej agrablaj aferoj. La soldatoj dum ses monatoj ne povas forlasi la kazernon. Estas apartaj publikaj restoracioj por soldatoj, en kiun civilulo ne povas eniri. Per ĉiaj rimedoj oni volas disigi la soldatojn de la laboristoj. La soldata servo aktuale estas trijara. Notinde estas ankoraŭ, ke la packontrakto permesas al Hungario armeon de 35 000 volontulaj soldatoj.
En la faŝista junularo, en la armeo oni volas faŝistigi la spiriton. Sed la revoluciaj manifestacioj, la malsatstriko montras, ke en Horti-banditio estos ankoraŭ nova marto¹. (8464)
¹ En marto 1919 estis la komenciĝo de la prolet. diktatoreco.
PRI MIA LABORO
Porcelanpentradon vi imagas kiel artan interesan laboradon, ĉu ne? Inter la SAT-anoj certe malmultaj scias ion pri tiu laboro. Estante porcelanpentristo, mi do rakontu iom pri ĝi. En la urbo Selb en Bavario (Sudgermanio), 14 000 loĝantoj, estas ĉ. 600 gelaboristoj en porcelanejoj; proksimume 450 el ili estas pentristoj. Ni laboras tage 8¾ horojn kaj sabate 4¼ h. Mia precipa tasko estas dekoracii hotelvazaron, kiu ornamas prefere usonan, italan, svisan, hispanan ktp. hoteltablojn. La vazaro portas kutime vinjetojn, rubandojn kaj liniojn diverskolorajn. Salajrataj ni estas laŭkvante.
Unu ekzemplo montru, kia faro estas necesa por akiri mezan salajron. Ekz. por teleroj kun surpentritaj rubandoj (larĝaj 4 mm.) kaj linio oni ricevas 3 fenigojn (0,01 dol. = 4 fenigoj) po peco. Sekve ĉ. 300 pecoj devas esti farataj ĉiutage. La telero estas metata sur rondirilon funkciigatan per la maldekstra mano; per la dekstra mano oni kondukas la penikon. Estas ankaŭ objektoj, da kiuj oni devas plenumi po horo almenaŭ 120 pecojn. Trifoje ĉiu peco trairas la manojn. Kalkulu mem, kiom ofte la manoj devas moviĝi dum unu minuto! Ĉu Telor- aŭ Ford-ismo povos rapidigi nian laborkapablon? Kvazaŭ vivanta maŝino dum tuta tago sidadas la pentristo. Por ke li estu ŝparema pri la materialo — farbo kaj oro — li devas aĉeti ĝin mem. Se li ne kapablas zorge disponi pri la materialo, li je salajrotago hejmen iras sen mono en la poŝo.
Per la sindikata salajrokontrakto estas fiksita minimuma salajro (0,79 mk. germ. po horo). Sed per tia pago oni povas «nek vivi nek malsatmorti». La laborprezoj kutime estas tre malakurate kalkulataj, kaj favoratoj, ricevantaj bone pagatan vazaron (inter kolegoj nomata «lardo») atingas altan pripagon, dum aliaj malgraŭ diligento kaj lerto povas perlabori nur malmulte.
La dekorado ankaŭ okazas per presado kaj per surglueblaj bildoj, sed tiun laboron prizorgas plej ofte laboristinoj. Ĉar la laboro de la pentristoj estas altgrade diferencigita, oni efektive ne estas pentristo en la senco de l’ vorto, sed nur fabriklaboristo, ekspluatato de la kapitalistoj…
2419, Selb.
jaron post jaro; kaj ke post nelonga tempo oni akceptos kiel normalan ne nur ĝeneralan scion pri naskreguligo, sed ankaŭ la mankon de punoj kontraŭ abortigo. Sendube la batalo daŭros ankoraŭ multajn jarojn, kaj antaŭ ol ni atingos la venkon, la vivo kaj bonstato de milionoj da virinoj estos endanĝerigitaj pro la malnova punkodo.
Ĉi tiun jaron (1929) en Danujo pluraj organizoj el laboristaj virinoj prezentis petskribon al la registaro. Kunsente kun ĉi tiu movado ni organizis kelkajn publikajn kunvenojn pri tiu temo. Tiuokaze la atento de la dana publiko estis direktata al la «Tutmonda Ligo por Seksaj Reformoj» per malferma parolado de Prof. Jörgensen, reprezentanta la ligon. Ĉi tiun paroladon oni presigis en «Social-Demokraten», la organo de la nuna registaro. Tie ĝi kaŭzis interesan diskutadon.
* * *
Fine nur kelkajn vortojn pri steriligo: Miaopinie, la steriligo estas la plej bona kaj plej grava rimedo por praktiki niajn ideojn pri la eŭgeniko. Mi kredas, ke la plej bona metodo ebligonta la aplikon de l’ eŭgeniko kiel praktikan politikon estas dissemado de informo al la tuta loĝantaro pere da lernejoj kaj aliel, kune kun senkosta provizo de l’ eblo sin steriligi al ĉiu, kiu riskas vivigi infanojn denaske difektitajn. Sed pri la temo de steriligo, la plimulto de l’ homoj aŭ havas tre malklarajn ideojn aŭ nenion scias. La reprodukta povo ŝajnas ŝarĝita per potenca tabuo — ĝi estu neniel tuŝita! Kaj ĉio ĉi aplikiĝas ne malpli al la sinteno de la kuracistoj rilate al la demando.
Kiel ekzemplon, kiu ilustras mian ĵusan diron, mi menciu leĝon ĵus akceptitan de la dana parlamento, kiu rilatas la haveblon de steriligo. Ĝi estas la unua provo, kiun oni faris en Danujo por starigi leĝojn kun eŭgenika celo. La leĝo klare vidigas la timeman zorgon, kun kiu oni penas eviti ofendon kontraŭ la tabuo kuŝanta sur la reprodukta povo. Steriligon oni povas uzi nur en institutoj (por idiotoj, epilepsiuloj ktp.), kaj en ĉiu individua kazo la Ministro de Justo devas prikonsenti.
Paragrafo 5 de la leĝo estas rekta malpermeso de steriligo, kiu ne estas konforma al la leĝo kaj permeso de la Ministro de Justo. Ĉi tio signifas, ke se epilepsiulo aŭ alia herede afliktita persono laŭ propra volo estus steriligita de kuracisto, por ke li ne vivigu malsanajn infanojn, la kuracisto estos leĝe punebla.
Do, eĉ en nia kleriga epoko tia speco de mem-evidenta frenezo kaj atako kontraŭ persona libero estas ankoraŭ ebla, eĉ sen plej eta racia pravigo. La granda plimulto el kuracistoj kaj leĝistoj feliĉe konsentas rigardi ĉi tiun leĝon kiel grandan progreson, kiel leĝon, plenan je justo kaj racio. Nur la plej arogemaj reakciuloj kontraŭis la leĝon, kaj ili tion faris, ĉar ĝi kontraŭstaras la «dian ordonon» ktp.
Mi opinias tian leĝon rezulto de la jam menciita superstiĉo pri la povo de leĝa aŭtoritato aranĝi homajn aferojn. Kvazaŭ la ĝenerala sperto ne montrus, ke la postuloj de la leĝo ĉiam sekvas, kiel ia oficiala sankcio, kondiĉojn, jam antaŭe establitajn dum la kultura evoluado — spite, kaj ofte kontraŭe al la ekzistanta jurkodo!
Rilate al la eŭgeniko mi opinias ĉian leĝfaradon, tiel positivan kiel negativan, plejparte malutila kaj malhelpa al la progreso. La postulo, kiun ni devas fari, estas, ke ni restu tute liberaj je altrudo flanke de niaj leĝistoj.
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
— pàgina 5 —
SENNACIULO 113
SENNACIULA JUNULARA PAĜO
Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: A. SCHWARZ, Lerchenstrasse 14, Neckarsulm (Germ.)
GEKNABOJ RIBELAS
Sub la titolo «La moderna junularo» multaj gazetoj lastatempe indigne raportis pri infanribeloj en kinoj kaj similaj teatroj, kies malbonaj, ne laŭ anonco prezentaĵoj, malplaĉis al ili. Tiuj gazetnotoj, kiuj premisas, ke infano nur estu obeemega, senvola io, memorigas al mi travivaĵon el la «granda tempo».
Estis dum la milito 1914/18. Mi tiam vizitis la lernejon. Sed tiutempe ĉiu devis iel labori por la endanĝerigita «patrio». Do, veninte en lernejon, la instruisto forsendis min aŭ en la urbeton aŭ en arbaron, sur la kamparon. Jen ni kolektis kaj rabis ĉion ajn. Ĉiom por la «kara patrio». Pri malnovaj ĉapeloj, konserv-skatoloj, papero, libroj, ĉifonoj, ostoj, plumbo, latuno, fero, vitro k. a. ni petis en la domoj; «ĉiom por la patrio» estis la devizo. Folioj kaj floroj de rubusoj, fragoj, akileoj, plantagoj lancaj, tilioj krom multaj aliaj estis kolektataj por teaĵo. Urtikajn trunkojn ni vagone sendis al teksaĵfabrikoj. Tutajn arbarpartojn ni senfoliarumis, ĉar mankis nutraĵo por la ĉevaloj. Glanoj estis uzataj por kafo, kaj la etaj fagfruktoj estis multvaloraj, ĉar el ili oni produktis oleon.
Foje disfamiĝis, ke ni ricevus pantoflojn de la urba administracio kompense por nia diligenta kolektado. Estis ĝojiga sciiĝo, ĉar mankis ĉiuspecaj vestaĵoj. Ŝuoj konsistis tiutempe el ligna plando kaj «elpapera» ledo. Maldelikategaj ŝtrumpoj piketadis. Ĉifonaj pantalonoj kaj jakoj kovris terure malgrasajn infankorpojn. Posttagmeze kolektiĝis la geinfanaro sur la antaŭurbdoma foirplaco kaj atendis la distribuadon. Post ioma tempo kelkaj knaboj kiel «delegitaro» eniris la urbdomon por enketi, kiam komenciĝos la disdonado. La komunumzorgisto forpelis ilin malafable. Li neis la promeson pri la pantofloj. Kiam la delegitoj estis diskonigintaj la rezulton, tiam ekiĝis ega malkontento inter la geknaboj trompitaj. Krioj eklaŭtiĝis. La aro bruadis kaj postulis sian rajton. «Pantoflojn ni volas! Niajn pantoflojn ni volas!» Dum la tuta posttagmezo daŭris la manifestacio. La sola, pro la estanta milito, hejme restinta policisto vane provis forpeli la infanribelulojn. Lia bastono ne plu estis terura timigilo. Se iu roto el ni foje devige forkuris en apudstrateton, tiam ĝi revenis brue el alia strateto. Unueco nin igis fortaj, nevenkeblaj… Noktiĝis. Pro mallumo, malvarmo kaj malsato la geknaboj iris hejmen.
Alian tagon ĉiuj lernejoj estis vizititaj de la urbestro. Unuj ne perfidis la aliajn, ĉiuj ja partoprenis. Pro tiu solidareco la esploroj estis senfruktaj. Laŭ la konsilo de la urbestro oni eligis kelkajn jam konitajn «sentaŭgulojn» kaj enkarcerigis ilin dum ioma tempo. Tiel finiĝis la propantofla ribelo. La sukceso estis, ke, poste, sumo da mono estis disdonita inter la geknaboj.
La okazintaĵoj lasttempaj pruvas, samkiel tiu ekzemplo, ke ankaŭ la gejunuloj havas senton pri justeco. Ĉu estas pli bone silenti je fiagoj kaj mensogoj devenantaj de plenkreskuloj, kaj eble malpli frue defendi proprajn fifarojn argumentante, ke «tiel ĉiam estis»? Aŭ ĉu estas pli bone kuraĝe kontraŭbatali tiajn malindaĵojn, por ke ili formalaperu kaj regu vero kaj lojaleco?
Ekzistas alia mensogo ĉiujare ripetata: la Kristnask-fabelo. Laŭ la rakonto de niaj «geedukistoj», ĉiujare en decembro venas anĝelo senpere el la ĉielo kaj alportas abion kun brulantaj kandeloj, brilaj vitroglobetoj k. s. ornamaĵoj; sub ĝin ĝi metas donacojn: sabrojn, kaskojn, pafiletojn, plumbsoldatojn, idiotigajn, bigotajn librojn. Kaj pro tio ni pie danku?
Tiu stultiga aranĝo ankaŭ estas observata en nia, en la laborista klaso. Kaj se niaj edukistoj scias neniom alian krom imitado de eklezia kaj burĝa kutimo, tiam ni geknaboj, ribelu kontraŭ tiun staton kaj rifuzu ĝin partopreni. La trompa ŝajnbrilo estas netaŭga por proleta junularo. Ni deziras aŭdi la veron. Tial for tiujn mistifikojn!
A. S. (10 580).
KIEL ONI POVAS FONDI JUNULAR-GRUPON?
Laŭ mia opinio tiele: Dum la komenco oni aranĝu, se eble, paroladon kune kun lumbild-prezentado, aŭ nur simplan paroladon. La lumbild-parolado laŭeble temu pri jeno: «Migri en la naturo» aŭ «Vojaĝoj persone spertitaj» k. s. La parolado eble traktu la vivon kaj la movadon de l’ junularo. Kion poste fari? Oni tiam povas aranĝi kant-, leg-, parolad-, elparol- kaj demand-vesperojn laŭ proleta senco. Interesaj, por la parolad-vesperoj, estas temoj: «La junularo je la servo de l’ proletaro. La neceso de la sindikato. La neceso de la lab. gimn. kaj sport-asocio. Junularo kaj politiko. Junularo kaj diversaj partioj. Naturbeleco. Organizaj demandoj. Fine, la plej grava por junularo demando: La seksa vivo.» Ankaŭ oni povas aranĝi komunum-estrarajn kunsidojn, parlamentajn kunsidojn, regno- kaj land-skale (imite): ĉion je la senco al socialismo. Se nun la grupanoj estos sufiĉe perfektaj, ili aranĝos publikajn varbvesperojn. Nun ankoraŭ ion! Necesas atenti pri vigla korespondado kun eksterlandaj Gek-doj, por ke la tutmonda laboristaro estu interligita. En tiu senco, antaŭen ĉiam! Malantaŭen neniam! Al la socialismo por la libereco de l’ proletaro!
E. Kunze (13 285).
Gek-doj, ni ankoraŭ atendas skizojn por la bildkapo de nia «J. P.» D. K.
GEK-DOJ, NI KANTU!
Sunradioj penetras tra la densa foliaro, dancas ĉarme en la vizaĝoj de l’ entuziasmaj kantuloj, saltetas sur la kordoj de la muzikiloj kaj ornamas per sia brilo la ritmajn melodiojn, kiuj nun sonas de la lipoj de kantemaj sennaciuloj. —
Kelkajn profunde sennaciecajn horojn ni travivis dum komuna kantado en la ĝardeno de la Leipzig-a popoldomo. Kiu K-do, partopreninta ĉi tiun kantadon dum nia 9-a, ne volonte rememoras tion? Sonis batalkantoj, ili, la plej bonaj atestantoj de l’ proleta animstato, allogis pli kaj pli da Gek-doj, kaj granda estis la aro. Kiam la fino de l’ franca revolucia kanto, sama al flamo de granda fajro, kvazaŭ juro, sonis tra la ĝardeno:
«— Por la agad’ kaj la raci’ Stariĝu ni! Revoluci.»
Tamen ni ne rajtas esti kontentaj pri tio, ni devas atenti la fakton, ke nur «Fratoj al sun'» estis kantata parkere. De «La Internacio» la plej multaj ankaŭ nur scipovis 1 aŭ 2 strofojn. Tiu manko je parkera scio de kantoj montriĝis dum nia marŝo al la Regna Juĝejo: nur «Fratoj al sun'» kaj «La Internacio» estis kantataj. Preskaŭ sama estis la marŝo de la sportuloj al la laborista sportlernejo. Kaj kiu K-do je la fino de la kongreso dum la kantado de «La Internacio» ne rimarkis, ke ĝi ne estas konata sufiĉe: nur 2 strofoj estis kantataj. Ĉu ne ĉiuj 6 estas kantindaj?
Gek-doj, ni komencu zorgi, ke estontaj renkontiĝoj estu pli bonaj ĉirilate. Sed ĉar ekzistas tre multaj kantoj kaj ĉar estus senvalora, se la Gek-doj en diversaj regionoj lernus diversajn kantojn, pro tio mi proponas, ke ni oficialigu la lernendajn kantojn en nia «J. P.»
Sufiĉe riĉa estas la enhavo de nia «Proletaria Kantaro», kaj ĝin ni prenu kiel fundamenton; ĉiu grupo havigu al si tiun ĉi kantaron. Por ĉiu kanto estas aldonitaj la notoj, do ni tre bone povas lerni laŭ ĝi. Gek-doj, mi jam
— pàgina 6 —
114 SENNACIULO
volas proponi al vi, ke vi lernu de «La Internacio» ĉiujn 6 strofojn, plie mi proponas la kantojn n-o 5 kaj 14. Ambaŭ kantoj estas bontekstaj kaj havas belajn melodiojn, sekve estas vere kantindaj. Mi ne sole volas proponi ĉiujn kantojn: mi esperas, ke vi plej baldaŭ sendos viajn proponojn al la Sekciestro.
Gek-doj, ne nur inter ni gejunuloj ni lernigu la kantojn, instigu ĉiujn gegrupanojn, ke ili kunkantu. Se ni komence kaj fine de l’ grupvesperoj kantos nur unu kanton, tiam baldaŭ ni jam scipovos kelkajn kantojn, kaj ni samtempe interkonatiĝos kun la flamoj de l’ proleta ribelemo. Mi finas per vortoj jam skribitaj rilate al la enhavo de nia «Prol. Kantaro»: «… kantante tiujn elkorajn kriojn de proletaro el la tuta mondo en nia unueca lingvo, ni fortikigos senton de solidareco, senton de kunuleco, de sennacieco.»
D. K.
DISKUTEJO
Burĝa spirito
Kun indigno mi legis la artikolon de K-do Barmin pri nudkulturo en n-o 264 de «S-ulo». K-do B. per ĝi okulfrape demonstris, ke lia menso ne kapablas memstare pensi, sed nur povas maĉi burĝajn ideojn. Tamen ne la bedaŭrinda, kompreneble, fakto de nepenskapablo ĉe K-do Barmin indignigis min, sed ke la valora spaco en nia organo estis uzita por burĝa maĉado. Tial mi sentas min devigata kapti la plumon k skribi kelkajn refutojn kontraŭ supre menciita artikolo.
Pravas K-do 8194, kiam li diras, ke la proletaro devas prijuĝi ĉiun problemon laŭ mezuro de ĝia racieco, de ĝia utilo por ni, forlasante ĉiujn burĝajn antaŭjuĝojn, se eĉ ili estis kulturitaj dum jarcentoj. Tion ne faris K-do B., preferinte marŝi laŭ kutima vojeto, ellaborita de pastraĉoj kaj iliaj amikojburĝoj.
Ni rememoru, ĉu ĉiam estis konsiderata elmontrado de nuda korpo kiel maldecaĵo. La antikvaj popoloj ne havis tian opinion. Ili ŝatis la homan korpon k sciis kulturi ĝin k ĝui ĝian belon. Ĝis nun multaj popoloj, kiujn ne tiom profunde tuŝis falsa burĝa moralo k «kulturo», ne timas nudan korpon k ne estas pro tio pli malĉastaj ol superaj tavoloj de hipokrita burĝa klaso. Ekzemplon oni povas preni de rusaj vilaĝanoj, kiuj ĝis nun ofte sin banas kune, k ne opinias tion malĉastaĵo. La honto montri sian korpon ne estas ennaskita al infanoj. Nur plenaĝuloj per sia falsa edukado inokulas iom post iom tiun senton al infano.
Ni ŝuldas naskiĝon de malamo k malestimo por nuda korpo al kristanismo. Ĉi tiu opiniis homan korpon kreaĵo de l’ diablo k proponis al siaj adeptoj ĉiel malzorgi pri ĝi, malestimi ĝin, glorante samtempe la spiriton, animon. Ĝi ekstermis la antikvan ĝojon pri ĉio natura k anstataŭigis ĝin per asketismo. Sed samgrade kiel homoj malproksimiĝis de naturo, ĉe ili kreskis nenatura hipokrita voluptemo k malĉastemo. Ekstere ili ŝajnigis sin piaj k ĉastaj, sed interne ili fariĝis plenaj da malpuro k kutimis fari siajn maldecajn agojn post la ŝirmo de ekstera bono. Natura homa sento, opiniata peka k malpermesita, pro tio ricevis nur puŝon por disvolviĝi k atingi nenormalajn dimensiojn. Ni devas konfesi, ke la eklezia edukado ne restis senfrukta. Eĉ ĝis nun multaj, kiuj forlasis dion, ne kuraĝas forlasi kristanan moralon. Brila ekzemplo estas K-do Barmin. Sub liaj diroj ne rezignus subskribi ĉiu pastro. Bona argumento, ke K-do B. elektis malĝustan vojon, ĉar ne povas komune marŝi proleto kun pastro.
Nun, kiam la religio perdas iom post iom sian potencon, renaskiĝis amo al naturo k homa korpo. Sporto estas tiom disvolviĝinta, kiom oni eĉ ne povis imagi antaŭ dudek jaroj. Oni anstataŭigis iamajn sport- k bankostumojn per pli raciaj, k kiam oni volas fari ankoraŭ unu paŝon por pli alproksimiĝi al naturo — sin bani en akvo, aero k suno sen iaj kostumoj, venas filistroj, similaj al K-do Barmin k diras: «Atentu, vi forgesis figfolieton!» Sed, ĉu ni scias, kiu pendigis tiujn folietojn sur la antikvajn statuojn? Estis la romaj kristanaj pastroj, kiuj hontis vidi homon tia, kia ĝi estas efektive. Ĉu vi scias, K-do Barmin, kial, laŭ via esprimo, ĉiu 5-jara bubo scias, kio estas sub figa folieto, k kial li malpure ridetas vidante ĝin? Ĉar per falsa edukado, per intenca kaŝado de naturo, vi incitis, pli frue ol necesas, la seksajn sentojn de malgranda bubo. La moderna pedagogio nerefuteble pruvis, kiom maltrafa, kiom danĝera estas tiu ĉi kaŝemo de seksaj problemoj antaŭ infano. Vi hontas montri al infano nudan korpon, ĉar ĝi estas «malĉasta» k vi lasas infanon trovi propran vojon por konatiĝi kun seksaj problemoj. Kaj li trovas ĝin memstare, pro tio ĉe li kreskas jam en infanaĝo voluptemo, pro tio li ofte venas al seksaj nenormalaĵoj.
Burĝa moralo estas hipokrita, kiel la tuta burĝa socio. Por proletaro nur «higienaj ordonoj konsistigas la tutan moralon». La vesto devas nin kovri de malvarmo k troa varmo. Ni povas kuraĝi forlasi ĝin, kiam ĝi ne estas necesa, ĉar ni ne atentas la falsan pastraĉan moralon. Ni povas ĝui belon de homa korpo, sen tiu voluptemo, kun kiu pastroj rigardas malpermesitan frukton, virinon. Evidente K-do Barmin, kune kun pastroj, nur volupteme povas rigardi virinon k opinias, ke ĉiuj homoj estas la samaj. Burĝa kulturo edukis tiun voluptemon. De unu flanko ĝi kiel eble plej kovris la korpon, de alia en kabaredoj ĝi prezentis incite vestitajn duonnudajn virinojn. K-do B. ankaŭ timas, ke iu viro povus tuŝi lian edzinon. Ho, kia aroganto! Ĉu vi same indignas, kiam iu viro tuŝas vian edzinon, premante ŝian manon ĉe adiaŭo? En K-do Barmin forte loĝas burĝa spirito. Ĝis nun li kutimis opinii virinon aĵo. Lia edzino estas lia propraĵo, lia objekto. Neniu rajtas rigardi ŝin, neniu rajtas premi ŝian manon! Bela bildo, taŭga por mezepoko.
Do estas klara la konkludo. Proletoj povas ne timi burĝan moralon, proletoj povas praktiki nudismon, ĉar ĝi estas utila por sano, ĉar ĝi servas por trafa edukado de infanoj. Kion ajn diru pastroj k iliaj adorantoj, ni povas ne timi iliajn mokojn. Iliaj mokoj estas timigaj nur por K-do Barmin, ĉar, evidente, opinio de burĝemaj filistroj estas tre valora por li. Kial do K-do B. ne forlasis ĝis nun esperanton? Ĉu malmulte da mokoj ĝi elvokas? Ĉiu nova invento, ĉiu nova ideo produktas furiozan bojadon de filistroj. Se oni atentus ĉiujn mokojn, la progreso jam delonge haltus.
Okazis miskompreno rilate al SAT k nudkulturo. Kompreneble, neniu volas al SAT-anoj trudi devon propagandi nudismon. Ĝi estas tasko de specialaj sportaj k naturamikaj societoj. Sed K-dino 2055 estis prava, kiam ŝi turnis sin kun propagando de nudismo al SAT-anoj, ĉar ŝi opiniis ilin progresemaj k ne supozis, ke inter ili estas tiaj uloj, kiuj spite tio ke ili estas «fizkulturistoj», spite tio, ke ili loĝas 12 jarojn en proleta ŝtato, sukcesis konservi netuŝite pastran ideologion en sia cerbo.
(641)
Red. noto: Ni ricevis abunde materialon pri tiu temo. En venonta n-o ni enmetos resumon k fermos la debaton.
Pri vegetara manĝaĵo
En la momento, kiam mi trovas en «S-ulo» (n-o 266, pĝ. 68) la artikolon «Nia gazeto estu ĉiam klasbatala» de K-do 10 380, en kiu vegetarismo estas titolata «burĝa, pacifista», … ĝuste antaŭ mi atendas tia nepre manĝenda manĝaĵaĉo, kiun nur manĝas brutaro! Ĉu mi ankaŭ intencas malhelpi klasbatalon proletan, kiam mi manĝos ĝin? Ja mi ne partoprenis Leipzigan vegetaranan fakkunsidon, ne estas ano al iu vegetara societo, tamen mi deziras kelkiam legi pri ĝi «science verkitajn artikolojn»… kvankam tia manĝaĵo nur estas por brutaro. Aldone: K-do 10 380 prenu bonan aŭ malbonan viandon k ĵetu ĝin al
— pàgina 7 —
SENNACIULO 115
hundo: se la hundo ne manĝos ĝin, donu ĝin al porko aŭ al kokoj ktp…. ili manĝos ĝin! Ĉu la vegetaĵoj estas nur por brutaro? Kiel kasisto de politika partio mi venis foje al prol. familio, kie la edzo sidis letargie apud forno k plendis al mi pri malsano, nomis la kuraciston simio, ĉar li malpermesis al li manĝi viandon, fumi, trinki alkoholaĵojn. Li asertis, ke per tia nutraĵo oni nek povas vivi nek labori. Mi klarigis al li, ke mi pli frue vivis kiel li, sed nun vivas, kiel la kuracisto konsilis al mi. Multaj malsanoj estas forigeblaj nur per vegetaĵa manĝado. Precipe inter laboristoj kun malbonaj laboroj, multaj restus pli sanaj, tute ne manĝante viandaĵojn. Ofte ili tro malfrue ekkonas tion k suferadas dumvive. Mi opinias, ke «vegetarismo» ankaŭ estas kulturakiro por «ni». Ĝi ankaŭ estas — raciiĝo, ĉar la karno manĝata de ni kiel viando plejparte estas nutrata per vegetaĵoj. Racie ni povus tuj manĝi la vegetaĵojn por esti pli sanaj. Ne malutilas paroli pri tio en «S-ulo»: neniu SAT-ano pro tio forgesos aŭ foriĝos de klasbatalo. Mia voko estas: ni kleriĝu pri «manĝado de brutaro» anstataŭ resti en bruta letargio.
7658 (Aŭstrio).
Ni ricevis jenan leteron:
«K-do, mi legis en «S-ulo» kelkajn informojn pri la atako de Ĉinio kontraŭ USSR. Vi certe scias, ke la opinioj pri tiu ĉi temo estas malsamaj. Persone, mi pensas, ke la ekspluatado per la rusoj de la ĉinia orienta fervojo estas fakto de rusa imperialismo.
Por ke «S-ulo» restu supertendenca, mi petas vin, aŭ malfermi diskuton en la gazeto koncerne tiun ĉi gravan aferon, aŭ ĉesi publikigi la sovetiajn erarigajn propagandajn artikolojn.
Sennaciece Bureau (8555).»
Estas ja konate, ke en diversaj komunist-opoziciaj rondoj regas «herezaj» opinioj pri tiu demando. Antaŭ ol decidi pri ĝia ne- aŭ diskuteblo en «S-ulo», ni ŝatus ekscii pri la opinio de niaj legantoj. Ĉu la nuna atmosfero en SAT-anio permesas diskutadon, aŭ ĉu preferinda estas silentado? Skribu! E. L.
«UZVIJŜŜA»
Blankrusia literatur-arta unio
En majo 1929 okazis 3-jara jubileo depost la fondiĝo de l’ Blankrusia literatur-arta unio «Uzvijŝŝa» (= «Monteto»). La kreo de tiu unio siatempe ekŝancelis la blankrusian literaturan vivon. La «Monteto» unuigas plej bonajn fortojn de l’ juna blankrusia literaturo.
[BILDO p.7 | 20,19,36,33] Portreta foto de viro kun mallonga hararo, en malhela vesto.
Krapiva — (Urtiko) Blankrusa satiristo
Uladzimiro Dubboŭka kaj Jazep Puŝĉa estas la kreantoj de l’ nuntempa blankrusia poezio. Ili per sia arta talento sukcesis suprenlevi la blankrusian lirikon tiel, ke ĝi jam plu ne havas mallarĝan nacian signifon.
Ilia kanto plena de senkompara sincereco, tute responda al granda konstrua epoko de socialismo, — sonas belsone, viglahumore kaj ide-enhave. La postrevolucia blankrusia literaturo eniris sur la tutmondan literaturan kampon. La membroj de «Uzvijŝŝa» helpis al tiu elpaŝo.
Krom suprenomitaj lirikaj poetoj, ankaŭ kelkaj aliaj originalaj, memstaraj poetoj partoprenas tiun union: inter ili P. Glebka, M. Luĵanin, S. Doroĵni, T. Klaŝtorni, N. Jilka. Jen estas tiu literatura grupeto, kiu seninterrompe kaj sukcese atakas la artajn poziciojn venkante ilin sub la standardoj de «Monteto».
La unuaj jaroj de liberiĝo de multcentjara premo, kiel nacia tiel ankaŭ socia, — jaroj de plena reviviĝo de la lando sub la gvidado de l’ komunista partio — tre helpis al la disvolvo de lirika poezio. Vere la unua dekjaro de l’ Blankrusia Respubliko estas plej riĉa je lirika verkado. La verkoj «Rondoj», «Nala», «Ploro de fulmotondro», «Branislava» — de Duboŭka kaj «Ombro de konsulo», «Kanto de l’ milito», «Leteroj» de Puŝĉa — restas ne mortontaj perloj de poezio.
La disvolviĝo de l’ arta prozo en Blankrusio iris per alia vojo. Ĝi ne havis antaŭulojn antaŭrevoluciajn — ĝi nur nun naskiĝas. Blankrusia romano aĝas nur ne pli ol 10 jarojn. La literatura unio «M.» en tiu branĉo de literaturo kolektis ankaŭ sufiĉe fortajn personecojn. Kuzjma Ĉorni estis unu el la unuaj verkistoj. Lia romano «Tero», laŭ profundo de l’ problemoj, laŭ arta valoro — estas la plej bona en Blankrusia literaturo. Verkoj de l’ sama verkisto: «Fratino», «Vento kaj polvo», kaj vico da rakontoj, noveloj k. a. ankaŭ okupas distingan lokon en nia literaturo.
Dum trijara ekzisto de l’ unio ĝi sukcesis elvenigi junajn verkistojn el inter vilaĝanoj, kiel Lukaŝ Kaluga, Ŝaŝaleviĉ (dramo) lak Mrij (humoro kaj satiro). «Monteto» havas en siaj vicoj la preskaŭ solan kaj plej bonan satiriston en Blankrusio: Krapiva (Urtiko). Li per siaj satiroj «urtikas» mankojn, burokratismon, religion, burĝajn servantojn k. a.
Inter la kritikistoj necesas noti Adam Babareka kaj junajn F. Kupceviĉ kaj A. Adamoviĉ, kiuj okupis specialan lokon en Blankrusia literaturo. Unuigitaj literaturistoj laboras por kreado de nova, responda al la epoko literaturo. Ne per senfundaj, individuaj serĉadoj de vojoj por disvolvo de sia literaturo — «nacia laŭ formo kaj internacia laŭ enhavo» — sed per kolektiva laboro kaj serĉado de vojoj antaŭeniras «Monteto». Ĝi celas ĉiurimedan plibonigon de l’ literatura formo, ĝian unuecon kaj respondecon pri l’ enhavo: Verkistoj de «M.» konsideras kiel plej veran direkton por disvolvo de literaturo ĝian kreo-konstruan direkton.
Per la faktoj de sia verkado kaj sukcesoj ĉe la legantaro «Monteto» kreas novan en Blankrusio literaturan skolon. Ĝi aperigas samtitolan ĵurnalon, en kiu aperas la verkoj de l’ grupanoj.
Ladamirski, Minsk. (Speciale verkita por «S-ulo».)
★
La Povo de la Lingvo
*La animo de nacio, la sekreto de ĝia esteco k de ĝia konscienco kuŝas multrilate en la lingvo, nemateria ligilo, diskreta unuecigilo, ĉiopova. La lingvo faras la nacion. Ĉu ne estas implikita en la lingvo ia nacia filozofio, kiu, elmontrante la profundajn ecojn de la raso, preparas la asimiliĝon de la fremduloj? Paroli lingvon (nacian, trad.), ĉu tio ne estas jam agi naciece aŭ esti sur la vojo al tio? Iu lingva kolektivo fondiĝas nature en ĉiu individuo sur identa maniero koncepti, k, iagrade, eksenti la fundamentajn fenomenojn de la vivo. La lingvo estas la spegulo k la altirilo de tiu vivema animo.*¹
R. Johane (Johannet) en: La principo pri la naciecoj.
*
Alprenante novan lingvon oni per tio perdas sian naciecon.
J. G. Bluntŝli (Bluntschli).
*
La unueco de civilizo tendencas postuli lingvan unuecon. Ĉiam la lingvoj diferenciĝis, kiam rompiĝis la civilizunueco; ili tendencis unuiĝi, kiam sama civilizo etendiĝis . . .
. . . Lingvo de civilizo estas ju malpli kapabla aliiĝi, des pli ĝi servas al pli granda nombro da homoj, disaj sur pli vasta areo k pli sendependaj unuj de la aliaj.
A. Meje (Meillet).
*
La lernado de lingvoj, eĉ limita je la lingvoj la plej necesaj, postulas de la kulturita junularo tre grandan penadon, kiu parte povus esti pli bone utiligata.
A. Meje.
*
Nur artefarita lingvo povas doni al la internaciaj rilatoj la praktikan k simplan ilon, kiu mankas al ili.
A. Meje, profesoro ĉe la Pariza Universitato. (El La lingvoj en la Nova Eŭropo.)
Kolektis k tradukis Herezulo.
¹ Se pravas la aŭtoro (reakciulo), oni simile povas diri: paroli sennaciecan lingvon, tio estas jam agi sennaciece.
— pàgina 8 —
116 SENNACIULO
[BILDO p.8 | 6,7,90,13] Ornama kaplinio: la titolo «Esperanto-Servo» inter malgrandaj desegnaĵoj de figuroj kun libroj kaj paperfolioj ambaŭflanke.
Esperanto-Servo
N-o 10 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 5. Decembro 1929
EL ESPERANTIO
Ni pli intensigu la laboron!
Kvankam nur pasis du monatoj, depost kiam la raportoj de Esperanto-Servo aperas en «S-ulo», certe la interesuloj jam havas ioman perspektivon pri eventualaj mankoj en nia laboro. Por pli sukcesa laboro, ni petas la Gek-dojn, sincere esprimi opiniojn pri tiu paĝo, kies ekstrakton ni presigus okaze k laŭnecese sur tiu paĝo. Nur kolektiva k malkaŝe kritikema kunagado alportos deziritajn fruktojn.
Pri organizaj aferoj plia babilado ne multe utilus, ni nur denove atentigas vin, legi koncernajn niajn rimarkojn sur la unuaj paĝoj, do de komenco de oktobro k. j.
Lokaj k regionaj gazetservantoj! Preparu la raportliston pri la sukcesoj dum la kuranta kvaronjaro. Sur la raportlisto nur estu jenaj du rubrikoj: 1. n-oj de raportoj, kiuj estis presitaj nacilingve en iu gazeto aŭ ĵurnalo; 2. nombro de gazetoj k ĵurnaloj, enhavintaj koncernan raporton. Ĉiuj pliaj rimarkoj estas nenecesaj. La raportfolioj estas forsendendaj al ni en la unuaj tagoj de januaro k samtempe anoncu al ni denove vian nunan adreson k ev. deziritan pseŭdonimon.
Sendu nur plej taŭgajn raportojn, evitu teoriaĵojn sed nur simple skribu pri faktoj. Kompletigojn la tradukantoj mem povas aldoni. Ni do atendas vian aktivan kunlaboron!
Centrejo de Esperanto-Servo.
EL ESTONIO
La morto en la kolonio de suĉ-infanoj
(Esperanto-Servo.) Je la nomo de la Estonia Socialista Partio oni komunikis en la estonia parlamento komence de novembro: En la kolonio por suĉinfanoj, kiu apartenas al la ministrejo por sociaj aferoj, furiozas jam depost 16. septembro morbil-epidemio. Ĉar oni ne izoligas la malsanulojn, la epidemio ĉiam pli kreskas k naskas ankaŭ aliajn malsanojn. Jam tre multajn infanojn trafis difterito, bronkito, cerbinflamo, ventraj malsanoj k. a. Kaŭze de nesufiĉa flegado dum oktobro mortis 24 infanoj. En la kolonio estas 121 infanoj k de ili estas malsanaj 91, multaj tre grave. Verŝajne tre multaj ankoraŭ mortos. En la kolonio estas nur du kuracistoj, kiuj krom sia kuracista laboro ankaŭ devas fari mastrumajn laborojn. Kvankam la ministro vidas la situacion, li nenion faras, por malhelpi pluan mortiĝon de infanoj.
N. R., Pärnu.
Religiulo prenis koruptaĵojn
(Esperanto-Servo.) En Estonio estas nun tre aktualaj la aferoj koncerne religia urb-estrarano en Tallinn (ĉefurbo de Estonio). Tiu reprezentanto de la religia partio en la urba estraro, s-ro Paimal, estas tre vigla preĝulo k «ideala» kristano. Sed nun, unu monaton antaŭ la nova baloto, malkovriĝis, ke s-ro Paimal dum sia tuta ofictempo prenis de homoj koruptmonon, de kelkaj eĉ pli ol 1000 est. kr. (1 est. kr. = 1,1 mk. g.). Li eĉ postulis koruptmonon de vendistoj, klozetpurigistoj ktp. Tiu «modela» urbestrarano nun estas malliberigita. Okazis ankaŭ foje, ke li ne kuraĝis postuli koruptmonon por si mem, sed postulis ĝin por la religia partio. Kompreneble tiu mono restis en lia propra poŝo. — Kristana moralo . . . !
N. R., Pärnu.
EL RUMANIO
Soldatoj kontraŭ revolucia manifestacio
(Esperanto-Servo.) Jam semajnojn antaŭ la 7-a de novembro ĉiuj urbaj k komunumaj sidejoj de la polico k siguranco estis sciigitaj pri tiu granda tago. Sur la stratoj, k precipe en laboristaj kvartaloj, vidiĝis ĉiam pli da bone armitaj soldatoj k policgardistoj. La stratoj antaŭ grandaj fabrikoj estis tute okupitaj de soldatoj k policistoj. Kvankam la «demokrata» k ĉion promesanta Maniu-registaro ĉiurimede provis malsukcesigi la manifestacion, ĉi-foje ĝi tre eraris; per malpermesoj k teroro oni ne povas simple neniigi la revolucian laboristmovadon. En la stratoj de la ĉefurbo Bukarest manifestaciis kelkaj cent komunistoj, precipe junkomunistoj, sub ruĝaj standardoj. La policistoj sole ne sukcesis disigi la manifestantojn, do oni petis helpon de soldatoj. Sed ankaŭ ili nur kun peno sukcesis, disigi la amasojn. Spite ĉio la komunista partio ĉiam pli fortiĝas, por sukcesa batalo kontraŭ kapitalismo k kontraŭ la aktiviĝema faŝismo.
15 080, Arad.
EL IRLANDO
Senlaborularo de Dublin scipovas batali
(Esperanto-Servo.) Mil senlaboruloj de Dublin, gvidataj de la London-a K-do Bob Lovell, marŝis al la «Dail» (parlamentejo) por prezenti diversajn postulojn al la prezidanto Cosgrave. Ili trovis la parlamentejon ĉirkaŭita de armitaj policanoj, kiuj ordonis, ke la senlaboruloj sin tenu malproksime. Sed tiuj trarompis la vicojn policanajn, uzantaj ion ajn troveblan kiel armilojn, ekz. lignajn afiŝ-apogilojn . . . Bob Lovell, pro piedfrapo en la stomakon k genuon, svenis. Sed alia k pli granda manifestacio estas jam aranĝita, helpota de alia London-ano, K-do Hannington, kiu jam havis multe da sperto ĉe la senlaborularo.
E. K. L.
EL POLIO
En Polio oni fermas profesiajn unuiĝojn
(Esperanto-Servo.) Iun vesperon en oktobro venis al la komercunuiĝo en Lodz grupo de politikaj fiagentoj kun policistoj, k sen iaj motivoj ili traserĉis la geĉeestantojn. La nemembrojn de la unuiĝo la policistoj post traserĉo liberigis, sed la membrojn ili tenis ĝis la 2-a nokte, ĉar ili traserĉis la tutan oficejon (la komercunuiĝo havas tre grandan oficejon). Kvankam ili nenion trovis, nek en la oficejo, nek ĉe la ĉeestantoj, la polico fermis la oficejon k arestis 3 K-dinojn. Semajnon poste, kiam la tajlora unuiĝo okazigis kunvenon de strikantaj getajloroj, la politikaj fiagentoj kune kun policistoj, kun revolveroj en la manoj, kiel bestoj atakis la kunvenejon. Ankaŭ tie sen iaj motivoj ili traserĉis la ĉeestantojn, kiuj dum la tuta daŭro de traserĉado, kiu daŭris kelkajn horojn, devis teni la manojn supren. Nenion trovinte, ili liberigis ĉiujn, sed . . . fermis la unuiĝon! Kiel oni vidas, la faŝista registaro de Pilsudski forprenas la lastan leĝan defendilon de la pola proletaro.
J. C., Lodz.
EL GERMANIO
Juĝista teroro kontraŭ laboristoj
(Esperanto-Servo.) Dum striko de teksistoj en Langenbielau (provinco Silezio) en monato julio k. j. estis 8 laboristoj, kiuj volis forpeli strikrompantojn (faŝistemaj laboristoj) ĉe la fama firmao Meyer-Kaufmann en la loko Tanhaŭzen. Por malsukcesigi la strikon, la fabrikestroj interŝanĝis ne nur strikrompantojn, sed eĉ produktaĵojn — duone pretaj — k modernajn teksmaŝinojn. Dum tia transporto de maŝinoj el Langenbielau al Tanhaŭzen okazis interpuŝiĝo de strikantoj k strikrompantoj. Dum la posta proceso la ŝtata prokuroro proponis 28 monatojn de malliberejo puno kontraŭ la 8 «krimuloj». Kaj, bela memoraĵo: la saman tagon oni festis la proklamo de l’ «demokrata germana respubliko». La puno trafis 5 strikintojn, kiujn kondamnis la «justa juĝistaro» al 19 monatoj da malliberejo!
1851, Ŝvajdnic.
10-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- La morto en la kolonio de suĉ-infanoj. N. R., Pärnu (Estonio).
- Religiulo prenis koruptaĵojn. N. R., Pärnu (Estonio).
- Soldatoj kontraŭ revolucia manifestacio. 15 080, Arad (Rumanio).
- Senlaborularo de Dublin scipovas batali. E. K. L. (Irlando).
- En Polio oni fermas profesiajn unuiĝojn. J. C., Lodz (Polio).
- Juĝista teroro kontraŭ laboristoj. 1851, Ŝvajdnic (Germanio).
— pàgina 9 —
SENNACIULO 117
TRA ESPERANTIO
INTER NI
Jenan leteron mi ricevis:
«Kun granda intereso k vera ĝuo mi legis Kandid en via modela traduko. Ankaŭ mi legis diversajn recenzojn tre favorajn k aparte mi notis, ke oni laŭdas vin pro tio, ke vi kuraĝis senbalastigi la lingvon je senutilaj sufiksoj. Estas certe, ke tia senbalastigo faras la stilon pli malpeza. Venis al mi en la kapon la ideo eltrovi la principojn, kiuj gvidis vin. Mi serĉis sensukcese. Ĉu do vi ne konsentos konigi ilin al la legantoj de «S-ulo»? Aŭ ĉu la sekreton vi volas gardi?»
Nia korespondanto trovu do ĉi tie respondon: Novajn principojn mi ne eltrovis, sed simple penis pli malpli severe apliki tiujn, jam delonge (1913) starigitajn de la Akademio; sekve kuŝas en la afero neniu sekreto. Jen la principoj:
«a) Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn k finiĝojn necesajn por elvoki klare k plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.
«b) Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone k nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila k nenecesa.»
La malfacilo kuŝas nur en la apliko de tiuj du tre saĝaj principoj. La gvidantoj de niaj lingvaj institucioj devus klarigi ilin detale per multaj ekzemploj; bedaŭrinde, miascie, tion ili ne faris k eĉ en la praktiko ili mem plej ofte ne aplikas la duan principon.
Por klarigi mian komprenon pri la apliko de tiu principo, ni konsideru, ekzemple, la sufikson ec. Ĝenerale mi «elĵetas» tiun sufikson ĉe radikoj adjektivaj. Tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de ec tiakaze estas simpla balasto, pleonasmo. Cetere, oni povas rimarki, ke Zamenhof mem k. a. plej bonaj aŭtoroj tute hazarde, senkritike uzas aŭ ne uzas la sufikson ec. Jen oni legas «eblo», jen «ebleco»; jen «neceso», jen «neceseco» k. s.
Mi jam rimarkigis ĉi tie¹, ke Zamenhof en La Biblio senkompate «elĵetis» ec ĉe alt’, grand’, larĝ’. Tiuj radikoj ja estas adjektivaj k sekve entenas jam en si ec–an, abstraktan sencon.
Oni povus verki detalan disertacion pri la demando: Kiel aplikas la verkistoj la du ĉi supre cititajn principojn? Estus facile montri, ke ili estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj.
Verdire kulpas en tio la senkonscia ligiteco al la nacia gepatra lingvo. La fuŝantoj de la spirito de esperanto — k la aŭtoro mem ne malofte — simple estas senkonsciaj naciemuloj en la uzado de la lingvo; ili iafoje aplikas tute senbezone sufiksojn, tial ke per tio esperanto pliproksimiĝas al la nacia lingvo.
Kaj tio okazas ne nur pri sufiksoj, sed ankaŭ en prefero por longaj, pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, neniamaniere, tiamaniere anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel, neniel, tiel k. s. vortoj el la genie elpensita tabelo de la korelativaj vortoj. La unuaj formoj estas internaciecaj, la duaj — sennaciecaj.
Vi nun iomete konas la regulojn, kiujn mi obeas en la uzado de nia lingvo. Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco ktp. Estas neeble difini tute precizajn k absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda; necesas iafoje insisti por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke iu logika mallonga formo estas malbonsona . . .
Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo, kiu ĉiam rekomendis, ke oni ne devas ĝin kateni per tro severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos k fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo de lingvo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto. E. L.
¹ Komparu n-on 234 de «S-ulo» en «Inter Ni».
Helpservo de SAT
En la Jarlibro estas indikitaj personoj, kiuj havas la taskon kvazaŭ de delegitoj. Por helpi al vojaĝantaj membroj, tio tamen estas nesufiĉa. Estus pli bone, se en la Jarlibro estus indikitaj sciigoj pri iu ejo (oficejo, vendejo, stacio ktp.), kie oni ĉiam povas trovi esp-iston por ricevi informojn (pri dormejo, esp. kunveno, partikunveno ktp.).
Oni povas skribi antaŭe pri sia alveno. Jes, sed kiu K-do povas forkuri de sia laborejo por renkonti kaj gvidi vizitantojn? Alvenante Berlinon post la Kongreso, mi kvarfoje malsukcesis serĉante K-don laŭ la Jarlibro (ankaŭ la Peranton). Oni nur senutile foruzas la tempon kaj estas tute senhelpa, ne sciante la koncernan nacian lingvon. Ĝis ĉiuj publikaj oficistoj scios esp-on, certe estas eble en multaj urboj aranĝi laŭ ĉi supra propono helpservon. Estas tro malfrue por la nunjara Jarlibro, sed por la venontjara mi proponas diskuti la aferon. (7987)
DIVERSAJ NOTOJ
Pri la sovetiaj korespond-anoncoj
Tre ofte oni legas en «S-ulo» korespond-anoncojn de sovetiaj redakcioj, IRH-ĉeloj, pioniraj ĉeloj ktp. Kompreneble, ke la blanklandaj K-doj ne povas respondi al ĉi tiuj anoncoj, ĉar ĉiuj leteroj adresataj al Sovetio, estas ĉe la limo cenzuritaj kaj al skribantoj povas minaci mallibereja puno. Tial estas dezirinde, ke la sovetiaj anoncantoj (redakcioj, IRH-ĉeloj ktp.) skribu apartan adreson ekstersovetian por blankterorlandaj korespondantoj. Estas ankaŭ dezirinde, ke la Literatura Serio de «La Nova Epoko» same anoncu ekstersovetian adreson por la blanklandaj verkantoj. (10 750)
Radio-Minsk
Voksignalo: Allo, allo, parolas Minska radio-stacio je la nomo de Sovnarkom de BSSR. Tempo: Ĉiuvendrede je 20.25—20.55 h. laŭ nia tempo. Temoj estis en novembro: 12 jaroj Okt. Revol., esp. radio-gazeto, seninterrompa laborsemajno, blankrusia asocio de prol. verkistoj. En decembro: 9., esp. radio-gazeto, 13., blankrusia muziko, 20., taskoj de esp. en intern. lab. interligo, 27., kontraŭreligia radio-gazeto. Parolanto. D. Snejko. Adreso de l’ Stacio: Minsk, Universitetskaja 16. Skribu leterojn! (D. S.)
Radio-Moskvo
La Radio-Administracio de VCSPS (Tutunia Centra Intersindikata Konsilantaro), plenumante deziron de multnombraj esp-istoj de USSR, transdonas de 20. novembro ĉiumerkrede k ĉiusabate radio-koncertojn kun klarigoj esp. lingvaj. En samaj tagoj oni transdonos lekciojn k raportojn esp-e (la horo sciigota per radio). La komenco de l’ radio-disaŭdigoj de VCSPS en la du tagoj okazos je la 21-a h., laŭ Moskva tempo. La frekvenco de l’ stacio estas 320 kilocikloj, ondlongo 938 metroj. Pri aŭdebleco k impresoj oni informu al: Moskvo, Dvorec Truda, Radioveŝĉanije VCSPS, Admin. de Radio-adm. de VCSPS. V. Javoronkov (4174).
Ankaŭ la radio-stacio de Petropavlovsk (en Kazaka respubliko de USSR) disaŭdigas de nun ĉiusemajne sur ondlongo 437 m. informojn en esp-o (vendrede de 3.45—4.00 horo (Moskva tempo). Sciigojn pri aŭdeblo
— pàgina 10 —
118 SENNACIULO
oni sendu al Red. de gazeto «Smiĉka» por radio-stacio, Petropavlovsk, USSR.
Plendo — Averto
K-do A. M. Rozen, Bedzin, plendas, ke ne respondis al liaj PK, malgraŭ sia anonco en «S-ulo» (n-o 260), K-do A. Mariano, str. Juegos Florales 78. Barcelono, k K-dino Anka Jamnik, Trbonje p. Vuzenica, al kiuj li skribis je 30. 9. 29.
ĈE LA INSTRUISTOJ
Enketoj faritaj por IALA (Internacilingva Statistika Instituto en Usono) rezultigis, ke en la mondo ekzistas sume 4478 geinstruistoj esp-istaj en 50 landoj (el ili en Germanio: 1809). En 712 lernejoj en 37 landoj oni instruis aŭ instruas esp-on (al Germanio rilatas 319 lernejoj). Al cirkuleroj enkete senditaj respondis nur 33% de la adresitoj, kio montras ĝisnunan organizan malforton. Kiel praktikan laboron IALA k la esp. instruistaro en kunlaborado kun tiu instituto entreprenas la efektivigon de esp. korespondado inter la atingeblaj de ili infanoj.
AL ĈIU LAŬMERITE
En la n-o 262 de «S-ulo», ni parolis pri kunlaborado al la proksima Jarlibro, menciante nur la nomon de K-do De Bruin. Tia nura mencio venigis al ni proteston de K-do Snejko. Ni do riparu nemalbonintencan forgeson, sciigante al la tuta SAT-anaro, ke ni ankaŭ ricevis de K-do Snejko artikolon, kiun li certe opinias ĉiurilate tre taŭga. Direkcio.
Zamenhofa Saĝo
Se oni trovas, ke la esprimado en esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo. Post kelka tempo, kiam la lingvo estos ĉie enkondukita, kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom enkondukadi kelkajn mallongigojn. El «La Esperantisto», 1889/90.
* * *
. . . ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan. El «Originala Verkaro», j. 1904.
Korektoj. En n-o 268 enŝteliĝis div. preseraroj, kiujn plej ofte la legantoj mem korektos. Ni ĝustigu tamen jenajn: Pĝ. 88, 1-a lin. de l’ unua kolono, de supre: alsaltis (anst. alsatis), pĝ. 93, 1-a kol., 4-a lin. de supre: parolata (anst.: -anta). Sur pĝ. 90 (Diskutejo), 3-a kol., lin. 35 de supre, aldonu post «dismanĝas» la vortojn «ĉu homoj ĝin».
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BULGARIO. «Balkana Laboristo» (okt.) konigas, ke ĝi havis pasintjare 379 pagantajn abonantojn, depost reapero en nuna jaro ĉ. 200 abonantojn, el kiuj pli ol 90 estas novaj. Krome funkcias mandisvendado en div. urboj kiel Sofio k Plovdiv, kiu atingis 100 ĝis 150 ekz. en Sofio. — GERMANIO. Berlin. Dum aŭgusto fondiĝis esp. laborkomuno ĉe la lab. sport-asocio Fiĥte (Fichte). Taskoj k celoj: varbi por esp-o en la asocio, aranĝi komencant-kursojn, koresp. kun eksterl. Gek-doj, konsili ĉe vojaĝoj eksterlanden, aranĝi perlet. esp. kurson en la asocia organo k ankaŭ apliki esp-on en la servo de tiu ĉi organizo. Membroj de tiu ĉi laborkomuno estas ankaŭ membroj de SAT k LEA. Adr.: Reinh. Puhahn, Prenzlauer Allee 221, Berlin NO 55. — HISPANIO. Sabadell. 2. 11. komenciĝis kurso en «Respublika Societo», kie estas 1100 anoj. Partoprenas 12 K-doj. Instruas K-do Ballaruc (7539). E. V. — JUGOSLAVIO. LA SAT-movado sufiĉe malbone statas, malgraŭ ke laŭ lasta statistiko la movado iom disvastiĝis. SAT ne povas ekzisti ĉe ni, eĉ ne sub la nomo «esp-a movado». Ĉiuj organizoj kiuj ŝajnas laboristaj, eĉ se temas pri esp-o, estas malpermesataj. Ekzistas nur tielnomataj «neŭtralaj» organizoj, kiuj tamen ne montras ian prosperon, ĉar ili ne havas praktikan programon por helpi disvastigon de esp-o. Ĉiam inter ili estas malkonsentoj pro okupo de postenoj. Rezulto estas ĉiamaj bataloj kun financaj malhelpoj. En N. estas 5 SAT-anoj, unu plej agema estas arestita antaŭ 4 monatoj k reteniĝas en malliberejo sen ia kulpo, krom ke li apartenis kiel aktiva membro al lab. sindikato. Antaŭ lia arestiĝo ekzistis tre vigla SAT-rondeto, kiu regule renkontiĝis ĉiusemajne k agadis varbe por SAT, diskutis pri artikoloj en «S-ulo» ktp. La neatendita aresto de nia K-do neniigis nian fruktoportan laboron. Ni 4 restintaj K-doj ne perdis la entuziasmon, sed devas sekrete agi. Ni estas abonantoj al «S-ulo», libromendantoj, malgraŭ ke unu el ni ricevis atentigon, ke «S-ulo» estas malpermesita. Fratecajn salutojn al ĉiuj Ge-SAT-anoj el blankterora lando! (SAT-rondeto.) — NEDERLANDO. La LEA-organo «La Lab. Esperantisto», ĵus finanta sian unuan jarkolekton, daŭrigas fari bonan propagandon por SAT. Ĝi aldonis al sia nov. n-o Aliĝilon por SAT k enmetos depost dec. «La Lern.» kiel suplementon por siaj legantoj. — Nova sekcio fondiĝis en Zaandam (8 p.). — SOVETIO. Kiev. Ĉelo de MOPR fondis en unua komerca k industria faklernejo kurson kun 25 p. Monata murgaz. «Moprovec» aperigas regule priesp. artik. (15 221.) — Samara. Fervojist-esp-istoj organizite partoprenis Oktobran feston. Salutlet. el eksterl. estis laŭtlegataj tra la tuta fervoja distrikto k aperis en ĉefaj Mezvolgaj gazetoj, ankaŭ radio-gazetoj. Por standardo ferv. esp-istoj kolektis 25 rubl. k la profesia unuiĝo donacis tiucele 35 rubl. Klubo donis monon por organizi ekspozicion, kiu malfermiĝis 6. 11. k poste estis montrata en alia klubo k ĉe gravaj entreprenoj. Dum la manifestacio de 7. 11. aliĝis al fervoj. esp-istoj aliaj lokaj esp-istoj sub la nova standardo k kun senĉesaj kantoj en esp-o (5583.)
Abono-konkurado
Ni ricevis jenan noton:
«Mi promesas varbi ĝis 1. februaro 1930 al «S-ulo»
15 novajn abonantojn.
Mi alvokas, por plenumi tion saman, K-dojn F. Berbet (Francio), Rosenbaum k Knjazev (Alma-Ata), Kudaŝev k Babincev (Semipalatinsk) k Alalikin (Vjatka). E. M. Flejs (224), Petropalovsk.»
Se la rikolto respondos al la promeso, k aliaj K-doj agos same, la rezulto estos certa garantio, ke estonte ni povos aperigi sen financaj riskoj
konstante 12-paĝajn n-ojn de «Sennaciulo».
Ĉiu klopodu laŭ siaj povoj! Ne malantaŭen, sed antaŭen!
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En la 70-voluma «Enciklopedio Espasa» (hispanlingva), eldonata en Barcelono, ĉiu vorto havas tradukon katalunan, portugalan, francan, italan, anglan, germanan k esperantan.
En St. Gallen (Svisio) estas aranĝita kurso en mezlernejo por knabinoj kun konsento de la estraro. En Graz (Aŭstrio) la urba lernejkonsilantaro decidis enkonduki esp-on en ĉiuj ĉeflernejoj. Anonciĝis 300 gelernantoj.
La 1-a esp. kongreso por Bjalistoka regiono (Polio) okazis 26./27. oktobro je partopreno de pli ol 100 p. el 13 urboj k urbetoj, sub protekto de l’ Bjalistoka urbestro. La du laborkunsidoj okupis sin pri instruaj k organizaj demandoj.
[REKLAMO p.10] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— pàgina 11 —
SENNACIULO 119
[BILDO p.11 | 3,7,35,15] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, kajeroj kaj plumo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Marie Under, Elektitaj versaĵoj. El Estona lingvo tradukis Hilda Dresen. Kun titolpaĝa desegno. 93 pĝ. Prezo: 1.50 est. kr. (2 sv. fk., 1.70 mk. g.) ekskluz. sendkostoj. Oni mendu ĉe: Esp. Asocio de Estonio, Postkast 6, Tallinn, Estonio.
Per tre ĉarmaj ritmoj kaj kelkfoje novegaj bildoj tre estonaj:
«Ho, noktoj lumaj ĝis matena hor’ Nek maro, nek ĉiel’ nun dormi povas,» (Printempo).
la poetino pentras siajn sentojn. Ni sekvas internan romanon de ŝia intima vivo:
Antaŭflorado. Sonetoj. 1904—1917. Sinceran virinon tie ni trovas, kiu kuraĝas esprimi movojn de ŝia amo. Tre malofta renkonto. Ĝis nun hipokrito ne permesis al virinoj sciigi, ke seksdeziroj kaj voluptemaj bildoj estas tiom fortaj, eble pli fortaj, sangaj, haŭtaj en virino, ol en viro.
Amo regas ĉe tiu feliĉa Marie Under. Ŝiaj versaĵoj, tradukitaj talente kaj sam-ritme de alia virino, Hilda Dresen, intimkomprenema, ĉar virino virinon tradukanta, malfermas al legantoj verecan [?] virinan animon.
En tri belaj versaĵoj (post 1923), «El antaŭurbo» [?], «Kadukulejo», «Infanmortigintino», la verkistino sukcesas eliri el siaj propraj pasioj, vidi suferon ĉirkaŭ si. Tiam la granda talento servas viglan [?] tuthoman temon, kompaton, ribelon. Kial tiom malofte? — Tro da amkantoj, kvankam inter la plej bonaj skribitaj, sonoras unutone, seninterese, «mi, mia ruĝa kor’, miaj ruĝaj lipoj, ktp.». Oni kvazaŭ preferus la frivolon de 17-jarcentaj poetoj, kiuj ne skribis amsoneton sen iu lerta temo, supraja, eĉ ridinda, sed interesa, ne-atendita.
Versaĵoj 1917—1922: Same kiel akvo de Leningrada haveno rakontus dum 1917—1918 nur per rebrilo de eklumoj kaj lumegoj, kiuj speguliĝis en ĝi dum Revolucio, same nur iomon da malkvieto esprimas la akve trankvilaj versoj de M. Under. Nur iom pli da streĉo en la deziroj dum 1917—1922, ĉar «sangokovrita» (unu el ŝiaj titoloj) estas la mondo, — nur iom pli da talento en la tre bele esprimita malkvieto de urbaj pejzaĝoj, de maltrankvila homa destino, pli sensava dum militoj kaj revolucioj.
Ho! burĝaj ge-poetoj! Kiel vi povis, Marie Under, skribi dum jaroj 1904 ĝis 1928 en Estonio, kaj nur esprimi la delikatajn, jes tre artistajn, romantikajn en-sentojn de ripozanta burĝidino? Pripensu, kion bezonus rakonti estona proletino de via aĝo, kiu scipovus regi plumon! Jief.
M. Ŝejnman, Milito kaj Religio. Trad. N. H. sub kontrolo de Lingva Kom. ĉe CK SEU. Eld. Centra Konsilantaro de Tutsovetia Asocio Ateista k Komfrakcio de SEU. «Komunista Biblioteko». Moskvo 1929. 36 pĝ. Form. 12×16 cm. Prezo 20 kop. (0,40 mk. g.). Havebla ĉe CK SEU, Spiridonovka 15, Moskvo, aŭ Admin. de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
Pure agiteca broŝuro, kiu kredeble bone respondas al sia celo, sed kiu ne havas vere seriozan edukan k klerigan valoron.
ESPERANTAJ GAZETSERVOJ
Proleta Esperanto-Korespondanto (por servi la revoluciajn presorganojn k internacian lab. korespondadon). N-o 1 (Meze de oktobro). Adreso: K-do E. K. Richter, Lochnerstr. [?] 2, III, Leipzig O 27. Formato 21×32 cm. 5+11 pĝ. Hektografita.
«PEK» (la mallongigo por tiu periodaĵo) celas esti (ni citas) presserva, internacia, labkora k organiza organeto por la internacia peresp-a korespondado de diverslingvaj proletoj. Sekve ĝi konsistas el parto entenanta div.-landajn leterojn, artikolojn ktp. ricevitajn de l’ kunlaborantoj el tutmondo, k el parto redakcia (organiza) kun instrukcioj por la kunlaborantoj. Tendenco: komunista.
Informservo de Anarkista Junulara Internacio. Monata. 4 pĝ. Formato 21×28 cm. Hektografita. Nova adreso: M. Stevens, Jekerstraat 14, III, Amsterdam-Zuid.
De nun tiu ĉi informservo aperos nur esp-lingve, k la nova eldono nuresp-a estos pligrandigita. La uzantoj de tiu Servo sekve estas devigataj de nun scipovi esp-on. La tendencon montras la titolo mem.
NIA POŜTO
15 123. — Aperis nenio de Panait Istrati en «S-ulo», sekve ni ne povas publikigi vian artikolon; ĝia publikigo tre certe venigus al ni respondojn, kiujn ni same devus enmeti k tio okazigus disputon, kiun ni nepre evitu. E. L.
11 199. — Ni uzos vian versaĵon en «L. L.».
8194, 601 k. a. — Via diskut-artikoloj aperos laŭvice, pro abunda da materialo pri la temo verŝajne pli malpli resumite.
14 981. — Vian manuskripton por «J. P.» ni sendis al la nova redaktanto de tiu Paĝo. Via novesendita art. en venonta n-o.
3409. — Vian lastan materialon ni ne povas uzi, ankaŭ ne la versaĵon (pro ĝia nure agiteca karaktero k malgranda poezia valoro). La «Tago» povas aperi nur siavice.
15 195. — La «forĝistoj» troviĝas en SAT-Kantaro, la alia [?] versaĵo [?] estas gramatike ne sufiĉe korekte tradukita k iuloke sence malklara, sekve ne presinda, la anekdotojn ni uzos en «L. L.».
13 341. — Viaj informoj [nelegebla] por ĉiutaga ĵurnalo, sed ne por «S-ulo». Ne forgesu, ke niaj legantoj el Japanio, Ĉinio k. a. ricevas la gazeton post 6—10 semajnoj, sekve via informo malnoviĝis je 2 ĝis 3 monatoj.
F. Beliĉ. Post necesaj korektoj aperos via artikolo. Vi ja devas ankoraŭ lerni. Ni ne povus enmeti artikolon ĉiusemajne. E. L.
Esperantiano k Luskov. Trafis nin viaj skribaĵoj. Simpatie. Red.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
ĈEĤOSLOVAKIO
— Kiu sendos al mi por 50 ĉeĥ. PM 50 el sia k apudaj landoj? Adr.: Rudolf Fischer, Holleischen Nr. 224 ap. Plzen.
— Kiu sendas al mi 50 PM aŭ pli de sia aŭ najbaraj landoj kontraŭ sama kvanto? Adr.: Josefo Wuchterl, Holleischen Nr. 127 ap. Plzen.
GERMANIO
K-do Karl Wagler, Bergstr. 35, Buchholz i. Sa., dez. koresp. pri facilaj temoj kĉl., PK, PI.
K-do O. Wyzolnievsky, Postplätzchen 7¹/₁₀, Mainz, dez. koresp. kĉl., L, PI, interŝ. amatorfotojn. Resp. gar.
Adresŝanĝo. — K-do F. Köhnke, Margarethenstr. 66, Hamburg 6 b. Moritz (22 j. junkom-isto), koresp. kun sovetiaj konstrulaboristoj, pref. masonistoj, pri salajroj k laborkondiĉoj.
Adresŝanĝo. — K-do Lois Ensmann, Paulinenstr. 33/1, Stuttgart (antaŭe en Mühldorf), petas siajn seriozajn gekoresp-antojn skribi unue. Krome mi serĉas novajn (ekster Sovetio), L, PI.
K-do Kurt Langer, Zietenstr. 57/1, Chemnitz, dez. koresp. kĉl., pri div. hejtsistemoj ekzistantaj, prec. pri varmega akvohejtado, salajro de hejtistoj, ekzistaj eblecoj ktp.
K-do Karlo Schmauder, Mercedesstr. 24, Untertürkheim/Württ., dez. interŝ. PM, ne sendos unue, sed certe tuj resendos.
[REKLAMO p.11] JARABONO por membroj . . . 8 mk. g. por nemembroj . . 9 mk. g. Ankaŭ ¼-jare abonebla!
— pàgina 12 —
120 SENNACIULO
Gek-doj Teo k Käthe Mikowski (geedzoj), Berggasse 5, Altenburg (Turingio), dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.
HISPANIO
K-do Francisko Salvador, Travesia San Antonio 26, 2°, Gracio, Barcelona, dez. koresp. kĉl.
K-do Francisco Boera, Strato Independencia 1, Palafrugell (Gerona), dez. interŝ. PI, fotojn kĉl.
HUNGARIO
K-dino Ireno Prassnig, Holdstr. 2, Pécs, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
NEDERLANDO
K-do Ferd. de Wit, Marco Polo Str. 214-E, Amsterdam-W., dez. koresp. pri div. temoj kĉl., L, PI Resp. garantiata.
K-do E. Pilkes (21 j., ĉarpentisto), Marken Binnen, poŝto Wormerveer, dez. interŝ. PI kĉl., krom Sovetio.
POLIO
K-do Jozefo Stéc, Aleja Wojska Polsk. 29, lĝ. 56, Warszawa-Zoliborz, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.
SOVETIO
— Al tutmonda komunistaro! — Ĉeloj de junkom-istoj, ateistoj, k esp-istoj en Agrikultura Teknikumo dez. koresp. individue k kolektive pri ĉ. temoj. Adr.: Kaluga, Bakunina 113 al K-do A. Tolkanica.
— Gazet-materialon, il. presaĵojn interŝ. k koresp. kun labkoroj, gelaboristoj k kamparanoj el ĉl. pri aktualaj temoj: K-do B. K. Zirjanov, str. Kontrolnaja 29, Kurgan, Ural. obl.
— Junularo, ĉelo ĉe Kurgan’a nutrkonserv-fabriko koresp. kun grupoj el Ameriko, Germanio, Francio k. a. l. pri pol., ekonomia stato. Adr.: K-do B. Zirjanov, por jun. ĉelo ĉe Konservfabriko, Kurgan, Ural. obl.
K-dino M. Rozemblum, 1-a Buĥvostova ul. 13, kv. 7, Moskvo 61, dez. koresp. pri ĉ. temoj.
K-dino Elizabeto Gavrilova, ne. Krestanskaja 48, Balaŝov, Nijne Voljsk. kraj, dez. koresp. kĉl.
[BILDO p.12 | 51,24,57,28] Kvinpinta stelo super la anonco de la gazeto «Zvezda».
[REKLAMO p.12] Redakcio de gazeto «ZVEZDA» (stelo) aperanta en la plej granda ukrainia metalurgia centro, petas internaciajn labkorojn kaj ĉiujn laboristojn sendi amase let. k presaĵojn pri lab. vivo k batalo. — Rekompenco: post 2 taŭgaj korespondaĵoj — abono al «S-ulo» aŭ alsendo de SAT-literaturo. Adr.: USSR, Dnepropetrovsk, gazeto «Zvezda», masviddil.»
K-do Valento Kazankov, ul. Nikitinskaja 109, kv. 4, Samara, dez. koresp. kĉl.
K-doj V. Mironov k I. Kazakov, Krasnoarmejskaja 78, kv. 2, Samara, dez. koresp. kĉl. pri prol. vivo [?], interŝ. gaz.
K-do Mikaelo Bevzov, «Kojzavod 2», Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri politiko k profesia movado.
K-dino Maja Liĥina, «Kojzavod 2», Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri virinaj k politikaj temoj.
K-do A. Kozlov (medicinstudento), Sverdlova str. 11, Kiev, dez. koresp. kĉl. pri studenta vivo.
— Laboristoj k junkom-istoj el kudra fabriko dez. koresp. kun samprof. k junkom-istoj el ĉl. Resp. gar. Adr.: Kiev, Bratska 16, Ŝvej-fabrika, Jaĉejka LKSM.
K-do T. Lopatjuk (lab. de lokomotivriparejo), Voroncovskaja 80, Odessa, dez. koresp. kun redakcioj, uzinoj, individuoj, ankaŭ kolektive.
K-dino R. Volovik, Sennaja 217, kv. 9, Rostov/Don, dez. koresp. pri div. temoj, precipe pri kino-arto.
— Gelaboristoj de fervoja riparejo (lokomotivoj k vagonoj), dez. koresp. pri viv- k laborkondiĉoj, precipe kun gefervojistoj. Adr.: Rostov/Don, Lenmasterskie S. K. ĵ. d. al K-do V. Baranov.
K-dino A. B. Berzina, Serpuĥovski val. 8, kv. 2, Moskvo 26, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
K-do Bazilo Ŝirjaev, Narkomzem, Maĥaĉ-Kala (Dagestanio), dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. il. gaz. Resp. garantiata.
K-do Viktoro Salov, Danilovskaja 34, Bogorodsk, Nijni-Novgorod. gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Certe resp.
— 140 gelernantoj k pioniroj de 2-a laborlernejo dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, 2 Trudŝkola, Ŝevĉenkovskaja ul.
K-do Korjenevskij, Razdelnij per. 28, Pjatigorsk, Tersk. obl., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, PI. Certe resp.
K-do Nikolao Ĵidelov, Pestelevskaja 23, Verĥne-Udinsk, Siberio, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Certe resp.
SVISIO
K-do Otto Hausotter, Buchs 191 b. Aarau, dez. koresp. pri vintrosporto k fotado kĉl., interŝ. fotojn.
— Ĉiu multe gajnos per adresserĉado por nia speciala int. adresaro. Skribu kun resp. kupono al: Editions Mediator, Zürich 13.
[REKLAMO p.12] Gelernantaro, Geinstruistaro tutmonda! Entute ni estas 20. Nin elektis 10 pionirtaĉmentoj por studi esp-on, por havigi interligon kun geinfanaro tutmonda. Ne rifuzu do k skribu al: Pionira esp.-kurso, Krivoj-Rog, poŝtkesto 747 (Sovetio).
[REKLAMO p.12] K-do Nikolao Mjagkov (administranto de biologia muzeo) Orel Kaz-dom M. K. ĵ. d. N 7 kv. 1 (Sov.) dez. koresp. kĉl. pri geofizikaj, muzeaj kaj aliaj seriozaj temoj, L, PK., ĵurnaloj. Resp. garantiata.
[REKLAMO p.12] Gazeto «KOMSOMOLEC» de nordlanda laborista kaj kamparana junularo volas starigi firman, konstantan interligon kun komjunularaj redaktejoj kaj organizoj de l’ tutmondo. Nin interesas demandoj pri laboro, lukto kaj klerigado de laborista junularo, laboro de komjunularaj kaj pioniraj organizoj, kresko de revolucia movado, amplekso de kapitalista ekspluatado, internacia revolucia konkurado ktp. Dezirinda estas interŝanĝo per fotoj kaj karikaturoj, kiel suplemento al la temoj. Esperantista junularo de diversaj landoj, precipe skandinavoj — revoku. Respondo estas garantiata. USSR Arĥangelsk, redakcio «KOMSOMOLEC».
[REKLAMO p.12] POLIO Lernolibrojn kaj vortarojn naci-esper. kaj esper.-naciajn en senescepte ĉiuj lingvoj deziras interŝanĝi kontraŭ pollandaj esperantaĵoj K-do Jan Zawada, redaktinto de ĵus eldonita «Plena Fundamenta Vortaro esper.-pola». Adreso: WARSZAWA, M. O. Czerniaków, ul. Zaciszna 1, Pol. Sendu antaŭe prop.!
[REKLAMO p.12] 100 edukistoj volas kolektive korespondi kun vi! (ne kun Sovetianoj) Aliĝu al edukista labor-rondo TEPS sendante ĉiumonate artikolon pri vialanda lernejo k instruistaro. Vi ricev. ĉiumonate senpage 12—16-paĝan informilon (TEPS-leteraron), 4—8-paĝan gazeton «Vojo de Klerigo». Sendu tuj artikolon al: Marcel Boubou, 96, rue Saint-Marceau Orléans (Loiret), Francio.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Sennacieca Alumeta Trusto | 109—110 |
| Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) | 110—111 |
| El Sibirio | 111 |
| Aborto kaj steriligo en Danujo | 111—112 |
| El Hungario | 112 |
| Pri mia laboro | 112 |
| Sennaciula Junulara Paĝo | 113—114 |
| Diskutejo | 114—115 |
| «Uzvijŝŝa» | 115 |
| La Povo de la Lingvo | 115 |
| Esperanto-Servo | 116 |
| Tra Esperantio | 117—119 |
| Korespondado | 119—120 |
| Anoncoj | 120 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 271, 12 de desembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 271 — APERAS SEMAJNE — 12. Decembro 1929
[BILDO p.1 | 42,5,57,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner [?]
NACIA EVOLUO EN LA NUNTEMPO
La ĉi-suban pecon mi eltiris kaj tradukis el la broŝuro de Karlo Kaŭtski (Kautsky). La liberiĝo de la Nacioj, aperinta en 1917. La en ĝi entenata analizo de la rilatoj inter la nacia evoluo kaj ĝia socia fundamento estas plej interesa ankaŭ por la nuna epoko, ĉar la tie karakterizitaj tendencoj estas ĉiam observeblaj en multaj landoj. L. L.
Malgrandaj, progresmalfruiĝintaj nacioj estas sorbataj de grandaj aŭ pli altevoluintaj: tiu procezo estas nerezistebla por multaj malgrandaj nacioj, sed ne por ĉiuj.
La sennaciig-procezo de malgranda, kampkultura popolo trovas fortan kontraŭtendencon tie, kie ĝin kaptas la movado de la moderna demokratio. En interligo kun tiu movado, tiu popolo kreas propran klason el intelektuloj kun propra skribata lingvo kaj forta literaturo; la lingvo taŭgiĝas ne nur por poezio, sed ankaŭ por prozo. Beletristikon povas havi ankaŭ dialekto. Sed nur per ĉiutaga uzado en gazetoj kaj en leteroj, en instruo kaj en la popularscienca literaturo, la skribata lingvo fariĝas lingvo de la popolamaso, politika faktoro; kaj nur tiel la popolamasoj ĝin uzantaj fariĝas moderna nacio. De post kiam popolo atingas tian nivelon, ĝi estas kapabla je nekredebla obstinemo por konservi sian lingvon.
La skribo ĉiam havas konservantan karakteron. Ĝi estas la plej bona ilo por konservi longtempe vivantaj en nia memoro la pasinton kaj ĝiajn produktojn. Tion pruvas i. a. la influo, kiun la Biblio havas ĝis nun. Propra skribata lingvo malfaciligas la alsimiligon de unu popolo al alia.
Kiam en la jaro 1849 Marks kaj Engels havis la konvinkon, ke la aŭstriaj slavoj iros al la sama sorto kiel ekzemple la baskoj kaj la bretonoj, tiuj slavoj ne ankoraŭ posedis menciindan literaturon. Eĉ ĉe la ĉeĥoj apenaŭ komenciĝis la uzado de ilia lingvo kiel skribata lingvo de la popolamasoj. Ankoraŭ malpli evoluintaj
[BILDO p.1 | 36,46,62,80] Liniodesegnaĵo: portreto de Karlo Kaŭtski, maljuna viro kun okulvitroj, kalva kapo kaj blanka barbo; sube la manskribita subskribo «Kaŭtski».
estis la sudslavoj, tiutempe analfabetaj.
Kie en multlingva ŝtato, kampkultura popolo atingas propran skribolingvon kaj per tio ilon por pli firma nacia koheremo, la situacio povas eĉ fariĝi mala. La kamparanamasoj migrantaj al la industriregionoj tie ne nepre perdas sian naciecon. Se ilia almigro estas sufiĉe forta, ili povas repeli la tradician lingvon de la industriregiono kaj finfine superregi sian propran idiomon. Tiu procezo ankoraŭ nuntempe (tiuj ĉi linioj estis skribitaj en la jaro 1917! L. L.) okazas en la urboj de Bohemio kaj de Moravio.
Sed tia procezo okazas nur tie, kie la fremda almigro estas kompakta kaj supernombra. La ĉeĥa migro al Vieno aŭ la pola al la Ruhrteritorio ne povas difekti la germanan karakteron de tiuj regionoj. La fakto, ke la slava enmigro estas nun movado de amasoj sciantaj legi kaj skribi kaj posedantaj proprajn gazetaron kaj literaturon, povas nur malplirapidigi ilian sorbiĝon. La maljuna generacio ankoraŭ iugrade restas fidela al sia lingvo, sed la nova generacio, naskita kaj edukita surloke, parolas la lokan lingvon, ne tiun de la enmigrintoj.
Ĉia brido al neevitebla evoluo efikas malutile. La malrapidigo de la sorbiĝo de la almigrintoj, la malrapidigata lernado de la loka lingvo, malhelpas la interkomprenon de la laboristoj diversnaciaj kaj malfaciligas la komunan klasbatalon.
La ŝanĝoj de la lingvolimoj estas malplej grandaj tie, kie kampara loĝantaro, elirinta el analfabeteco, akiras la uzadon de la skribata lingvo de sia nacieco. La konservanta efiko de la kampkultura ekonomio tie estas plifortigata per la konservanta efiko de la skribo. En tiaj kondiĉoj, nacio fariĝas speciale persistema. Tiel ĝis nun la germana imperio ne sukcesis atingi, ke la germana lingvo fariĝu popollingvo en norda Slesvigo, en Lotaringio kaj en orienta Poznanio.
Oni vidas, ke la etendiĝo de nacio ne estas io konstanta, sed tre variebla. Ĝia etendiĝo estas plej profunde influata ne nur de kondiĉoj de natura multobliĝo, sed ankaŭ de ekonomio kaj politiko, ĉiam ŝanĝiĝantaj dum la
— pàgina 2 —
122 — SENNACIULO
irado de la historio. Je la epoko de la naskiĝo de la modernaj produktsistemo kaj demokratio, ĉiu el la grandaj modernaj ŝtatoj konsistas el tre diversaj nacioj, parolantaj malsamajn lingvojn. Parto de tiuj elementoj estas alsimiligata al la lingvularo, kiu superregas en la ŝtato per la nombro, la ekonomia kaj la politika forto, kaj dissolviĝas en ĝi. Alia parto rezistas. Ju pli la unua procezo triumfas, des pli la ŝtato alproksimiĝas la tipon de naciŝtato. Ju malpli efektiviĝas tiu procezo, des pli la ŝtato havas la karakteron de plurnacia ŝtato. En la malnovaj kapitalistaj ŝtatoj, superregas la unua tipo. En ili, la alsimiligantaj tendencoj de la moderna ŝtato kaj produktsistemo povis efiki antaŭ la ekapero de la moderna demokratio kaj antaŭ ol la popolinstruo kreis ankaŭ ĉe pli malgrandaj nacioj la fundamenton por skribata lingvo kaj literaturo de la amasoj. En la ŝtatoj, kie la kapitalista produktsistemo disvolviĝas pli malfrue, dum en ili jam estas efikantaj kelkaj tendencoj de la moderna demokratio, la kreiĝo de naciŝtato per alsimiliĝo de la regataj nacioj al la reganta nacio, fariĝas pli malfacila. Sed ankaŭ tie realiĝas tiu procezo. El la 142 popoloj, kiujn laŭdire kalkulas Rusio, verŝajne ne ĉiuj fariĝos modernaj nacioj, la plejmulto el ili sekvos la vojon de la sorboj kaj baskoj, kiel ekzemple la osetoj, la voguloj, la ĉeremisoj, la kalmukoj, la samojedoj, ktp. Sed parto el ili jam evoluis al moderna nacieco, kaj aliaj sekvos.
Karlo Kaŭtski.
El «Mondo» (Esperanta rubriko).
EL KANADO
Neorganizita laboristaro ĉiam devas suferi
En la fabriko Ŭelnd (Welland), kie laboras multaj laboristoj, estas produktataj diversaj feraj kaj ŝtalaj tuboj. Malgraŭ ke la elspezoj por konsumobjektoj ĉiam plialtiĝas, la kompanio provas malaltigi la laboristajn salajrojn. La laboristoj devas labori 10 kaj 12 horojn nokte kaj ricevas 31 cendojn hore, 3,10 dolarojn tage. Pasintjare la kompania profito estis 2 milionoj da dolaroj, dum al la 800 laboristoj devis sufiĉi horsalajro de 31 cendoj. Cetere la kompanio, por altigi sian profiton, venigis al si spertulon el Usono, kiu promesas akirigi al la kompanio plian jaran sumon de 80 mil dolaroj, per ŝparo de laborfortoj: Kie nun laboras 10 homoj, sufiĉus laŭ lia plano 7 laboristoj. Kie nun laboristoj ĉe fornoj laboras 20 minutojn kaj ripozas 20, la spertulo eltrovis, ke la laboristoj povus senpaŭze labori 40 minutojn kaj poste sufiĉus ripozo de 20 min. Krome, la kompanio aĉetis novajn maŝinojn ie en Germanio, per kiuj malbezoniĝas laborfortoj.
En nia fabriko ne ekzistas laborista unuiĝo, kaj antaŭ alveno de l’ spertulo la kompanio ne havis kontakton kun laboristoj. Nun pendas en diversaj lokoj de la fabriko afiŝoj kun surskriboj, ke laboristoj pensu kaj eltrovu novajn objektojn kaj maŝinojn (por pligrandigi la profitojn de l’ kompanio). La laboristoj estu patentuloj. Sed ĉi lastaj kontraŭstaras la kompaniajn dezirojn kaj depostulas 25% da salajra plialtigo. Tamen, laŭ mia opinio, estante sen-unuiĝaj, ili verŝajne nenion povos atingi . . .
[REKLAMO p.2] Al la 70-jara naskiĝdato de Zamenhof! (1859—1929) Ĵus aperis ĉe SAT ZAMENHOF de E. Drezen. La mondkoncepto de Zamenhof. / Z. kiel iniciatinto k teoriisto de esperanto. 49 paĝoj — Formato 13×17 cm. Prezo: 0,70 mk. g. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
Striko en Nacia Ŝtalvagonara Kompanio
Jam du monatojn daŭras striko de laboristoj en tielnomata Nacia Ŝtalvagonara Kompanio, kaŭzita per la ekscesoj de l’ kapitalistoj. Ĉar nuntempe regas granda senlaboreco en Kanado, la entreprenistoj vidis, ke ili povas kapti naivajn laboristojn por malalta pago kaj ĝenerale malaltigi la salajrojn. En multaj Kanadaj fabrikoj laŭ peclaboro la laboristoj havas mezan salajron de 4 dolaroj tage. Tiel en la ŝtalvagonara fabriko en Hamilton laboras 2000 laboristoj, preskaŭ ĉiuj laŭpece. Kiam la kompanio malaltigas la salajrojn, la laboristoj komencis striki. Post kelkaj semajnoj la afero pli kaj pli malboniĝis por ili, ĉar ili ne plu havis monon por pagi loĝejon kaj manĝojn. Multaj laboristaj familioj jam estas elloĝigitaj. La strikkomitato petis la urbestron permesi kolekti monsumojn surstrate por subteni malsatajn strikant-familiojn. Ĉe la fabriko ĉiam ariĝas la strikantoj petante senlaborulojn ne fari strikrompajn laborojn. Fakte multaj senlaboruloj kuniĝis kun la strikantoj kaj subtenas ilian aferon. La entreprenistoj ordonis al la polico gardi la fabrikon. Bedaŭrinde la strikantoj ne estas sindikatanoj. Tamen aliaj laboristaj organizoj en multaj urboj kolektas monon por subteni la batalantojn. Tiel ili esperas povi daŭrigi la batalon.
Laborist-junularaj grupoj aktiviĝas
En Kanado ekzistas nun multaj lab. junularaj sportgrupoj. Kvankam ĉi tiuj organiziĝis nur antaŭ nelonge — multaj kreiĝis nur en tiu ĉi jaro — ili jam havas bonajn sukcesojn. Preskaŭ en ĉiuj urboj kaj urbetoj ekzistas laborist-junularaj sekcioj, kiuj praktikas en siaj grupoj diversajn sportludojn kaj instrumentan muzikon. Ili posedas multnombrajn orkestrojn. Ili ludas por siaj celoj en laboristaj domoj; ankaŭ dungas ilin burĝaj teatroposedantoj por koncertludi antaŭ la publiko. Ofte ili ludas por radioondoj kaj tiele disvastigas siajn laboristajn ideojn inter laboristaj amasoj tre vaste tra Kanado kaj tuta Ameriko. Preskaŭ en ĉiu sezono laborista orkestro de l’ junularo trapasas multajn provincojn por ludi siajn muzikaĵojn al laboristoj en urboj kaj vilaĝoj.
Tiel ili mem akiras kleriĝon kaj spertojn kaj organizas okaze de siaj vojaĝoj en provinco novajn similajn grupojn. Por sporta agado ja mankas spertaj perantoj. Sed entute la laboro de tiuj sekcioj estas tre fruktodona, kaj por dezirinda interligiĝo kun alilanda laboristaro mankas al ili nur la internacia lingvo.
F. Grydzan (13 341).
★
Letero el Jugoslavio
Se ni skribas tiun ĉi leteron, ni faras ĝin kun la celo iom informi la legantojn pri la stato de l’laborista movado en tiu ĉi lando. «S-ulo» jam konigis siatempe, ke depost la 6. januaro 1929 regas ĉe ni malkaŝa diktatoreco de militista kaj grandkapitalista kastoj. Laŭ la manifesto tiuokaze eldonita de la diktatoreca registaro, ili pravigis sian agon per la asertoj, ke necesas urĝe restarigi la jurstaton, la liberecon, ordon kaj leĝecon, kiun laŭ ilia opinio la maltrafe aganta parlamenta reĝimo endanĝerigis serioze. Sed tiu nova registaro, anstataŭ plenumi la publikigitan promeson, eĉ pli multe subpremi komencis la popolan liberecon. Per propraj dekretitaj leĝoj ili simple malpermesis ĉian liberan pensadon, ĝenerale ĉiujn kritikojn. Speciale al laboristoj estas malpermesita ĉia libera ago, organiziĝo, eldono de presaĵoj, strikrajto, sume ĉiu ajn organizado, kiu havus kiel celon plibonigi la staton de l’ laborista klaso. (Nature, male, al burĝoj ĉio estas permesata). Tiel ili sukcesis disdividi ĉiujn laboristajn sindikatojn, kiuj havis pure klasbatalan karakteron kaj organizon. Multaj laboristaj hejmoj estas fermitaj.
Sole permesata estas la funkciado al tielnomataj U.R.S. (Unuiĝintaj laboristaj sindikatoj), kiuj preskaŭ nenion signifas por la laboristaro, ĉar ili havas nenian popularon inter laboristaj amasoj. Ili estas konstruitaj entute el
— pàgina 3 —
SENNACIULO — 123
burokrataj elementoj, kiuj staras sub la efiko de l’ nuna reganta reĝimo kaj dependigas sin de ĝi. Tiuj burokrataj elementoj ne havas kuraĝon malkaŝe okupi sin pri la interesoj kaj postuloj de la laborista klaso. Ĉiuj ja estas dungitaj sur la postenoj de laboristaj institucioj: Laborista Ĉambro, laborista asekuro ktp., kun grandaj salajroj. Kaj kompreneble ili timas, ke ili perdus siajn bonajn altpagatajn postenojn, se ili okupus sin malkaŝe pri batalo por la laboristaj rajtoj.
La nuna registaro nuligas iom post iom la aŭtonomion de laboristaj institucioj. Ĝi dividas kaj forigas la administrantajn komitatanojn de tiuj institucioj kaj anstataŭigas ilin per propraj (komisaraj) administrantoj.
Antaŭ kelkaj tagoj ĉiuj oficistoj de l’ ĉi tieaj aŭtonomaj laboristaj institucioj estis devigataj solene plenumi la fidelĵuron por la ŝtato kaj registaro. Tio estas la signo, ke la nuna regantaro pretiĝas ĝenerale nuligi ĉiujn memstarajn laboristajn instituciojn. Tiele ĉe ni por la laboristaro estas tute malebla entrepreni iun ajn movadon (inkluzive SAT-movado) kaj disvolvi la klasbatalon.
Sed malgraŭ tiuj severaj leĝoj kaj la teroro aplikata de l’ estraro regas en laboristaj rondoj granda optimismo, ke tiu stato ne povos daŭri longtempe, ke la laborista klaso rekonsciiĝos kaj komencos unuiĝinte sian batalon ĝis la finvenko por pli bela, pli vivinda estonto.
Jug. SAT-anoj.
«LA TIGRO» MORTIS
Kiel tigro, kiu rabante, atakante, detruante vivojn paŝas tra la solecejoj de l’ ĝangalo, kaj evitas la kuniĝon kun aliaj vivaĵoj, krom por ilin neniigi — tiel Georgo Klemanso (Clemenceau) elpaŝis, agadis inter la homaro, granda individuisto sen kolektivsento, kiu malestimis la homaron, la kolektivon same kiel la personojn.
Malgraŭ tio lia morto (lastsemajna) estis okazo por la tutmonda burĝa gazetaro, kaj eĉ por kontraŭuloj emfaze laŭdegi lin per plej flataj paroloj. Spite tio, ke li uzis sian potencan influon, siajn grandegajn personajn kapablojn — li estis pasia, elokventa oratoro, ankaŭ literaturisto, ĵurnalisto kun vigla, klara stilo kaj senkompara dialektiko — nur por detrui . . . li estis, multe pli detruanto ol konstruanto . . . Ne mirige, ke de siaj, etaj apud li, samtempuloj li estis timegata, estis malamata ofte . . . Post liaj paroladoj en parlamento ja renversiĝis ministerioj. Li kontraŭbatalis la Eklezion, la koloniismon, ofte ankaŭ la maljuston. Sed li batalis — pro la plezuro batali. Idealon li ne havis. Li fariĝis Akademiano, kontraŭ sia volo, sed neniam «honoris» tiun institucion per sia ĉeesto!
En junaĝo altirita al la politiko, li estis malkaŝa respublikano sub la Imperio, estis kiel tia eĉ arestata. En 1871 dum la Komuno li estis urbestro en unu Pariza urbdistrikto, sed jam tiam li estis malkonsekvenca (kiel cetere dum sia tuta vivo): li estis nek versajano, nek komunano . . . jam tiam plej tipa reprezentanto de l’ etburĝa klaso (li ne estis kontraŭ la Komuno en tiu senco, ke la Komuno ne nur estis klasa, sed samtempe nacia movado). Vane oni serĉus poste konsekvencon en lia vivo: kun ia sovaĝa ĝojo li ŝatis frakasi la idolojn de l’ tago; li ĵonglis per la ideoj, ne havis ian disciplinon, ian doktrinon; sed tia individuisto, li akomodiĝis tre bone al la nuna socio, li ne konis indulgon por la malfortaj, nek solidaron. Kaj
[BILDO p.3 | 37,41,60,65] Karikaturo (lignogravuraĵo): grandega kapo de Klemanso kun sulkigita frunto, densaj brovoj kaj longaj lipharoj; sub ĝi kelkaj etaj homfiguroj.
tial li, iama respublikano persekutita, provis terorigi la laboristaron kaj abomenis la revolucion.
Oni nun komprenas, kial la burĝaro kaj la ĵurnalistoj, kvankam ili timis la kapricojn de tiu eksterordinare forta persono kaj liajn emojn al ĥaosigo, pardonis al li ĉiujn ekscesojn kaj eĉ laŭdegis lin ĉe lia morto pli ol iun ajn tra la gazetaro. Ĉar esence li estis la plej bona kaj distinga tipo de l’ burĝaro. Kaj estas unu fakto, kiu precipe pacigas kun li la burĝan klason: historie unuaranga fakto, la venko en la mondmilito, la laboro de Klemanso por la patrio kiel ministro-prezidanto dum epoko plej malluma. Jen vere tiu homo evidentigis plej potence siajn kvalitojn; tiaulo bezonis efektive tian katastrofon, kia la mondmilito, por plene elvivi sin mem, por ĝis ekstremo ekflamigi la naciajn pasiojn por la forto de sia parolo. En momento, kiam tiuj pasioj komencis malfortiĝi inter la buĉiĝantaj proletoj sur la batalkampoj, fine de 1917; en momento, kiam Rusio rezignis plue partopreni la kapitalistan buĉadon, farinte sian revolucion . . . Tiam Klemanso estis vere li mem, pasiulo ĉiam, sed nun kun «sankta misio», kiel li mem esprimis sin, por «plenumi la liberiĝon de l’ popoloj de la lastaj furiozoj de l’ abomenega forto . . .» Lia pasio kulminis en la rolo de patrioto, en la ŝovinismo . . . Li trinkis homan sangon kiel vampiro, kiel tigro . . . La milito estis por li ĉio, estis por li la normala stato . . . Kaj se la gazetoj hodiaŭ memorigas, kiel li persone iris en la unuajn tranĉeojn por rekuraĝigi la soldatojn, ili forgesas diri, kiel en la lando li aplikis la plej malnoblan polican teroron kaj kontraŭbatalis siajn kontraŭulojn per plej fiaj rimedoj, falsigitaj dokumentoj ktp. Se iu enkorpigis la militarismon, estis Klemanso . . . La «Tigro» fariĝis tiam «La Patro-Venko» por la francaj patriotoj.
Oni ne malmemoris pri tio. Kelkajn monatojn post la packontrakto li malsukcesis en baloto pri prezidanto de l’ respubliko kontraŭ maldekstrula kandidato. Kaj tiel la maljuna sovaĝulo retiriĝis el la publika vivo. Pasis lia tempo, novaj faktoroj komencis influi la popolojn, kaj iamaj politikaj roluloj forfalas al ridindiĝo.
Kvankam testamente li rifuzis ĉiajn honorojn kaj ceremoniojn ĉe la enterigo, li tamen ne kapablis esti tute konsekvenca ateisto. Li volis, ke lia kadavro estu transportata el Parizo en Vande-on (Vendée) por esti tie enterigota apud la kadavro de sia patro en soleca loko de familia bieno.
La kadavro de la «Tigro» sendube sanktigas la patrian teron. Kaj tio memorigas al ni la vortojn de Niĉe: «Niaj (t. e. nuntempaj) ateistoj estas piaj homoj.»
[REKLAMO p.3] La Esperanta Vortfarado laŭ la Fundamento de Paul Fruictier. Unika verko en nia lingvo, kiu detale pritraktas la derivadon kaj la signifon de l’ afiksoj kaj de l’ prepozicioj. La sola libro, kiu faciligos al vi la komprenon de la vortfarada meĥanismo. Prezo: 1.80 mk. g. Haveblaj ĉe la Administracio de SAT.
— pàgina 4 —
124 — SENNACIULO
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(4-a daŭrigo. Vidu n-ojn 267/70)
Ĉe Ford
En fabrikoj ŬAJT en Klivlan (White, Cleveland), temperoj estas severe studataj. Laboroj estas grandskale laŭpece pagataj. Ĉe Ford ne: ĉiuj ricevas horan salajron, komence 5 dolarojn potage, post du monatoj 6 dolarojn, kaj poste pli, laŭ laborspeco kaj laŭ servodaŭro. Nur fakuloj, kiel Dübreŭj mem: il-faristo, povas tuj pli multe ricevi dungiĝante.
Ĉe Ford ne tempo-studistoj: la ĉeno estras mem la laborrapidon, kaj rezultas produktado tiom intensa, ke 5-taga laborsemajno (40 horoj = 8 horoj potage) enkondukiĝis.
Ford malamas malpuron de l’ maŝinoj. Ĉio brilas ĉe li, vi tion tuj rimarkas vidante la eksterajn lokomotivojn de tiu fabrikejo.
Sed iom brute ĉio fariĝas: Dübreŭj ŝanĝis laboron. Lia laborkarto ne sufiĉe rapide sekvis lin en novan laborejon, (administraĉado?) — kaj li ne povis «punkti» (kontrolstampi) sian karton la unuan tagon de l’ ŝanĝita laboro. — Do mankis unu tago en lia salajro. Juna librotenisto, al kiu li plendis, rifuzis ordoni la facilan kontrolon, ke Dübreŭj laboris tiun tagon. Tiel Ford ankoraŭ ŝuldas al Dübreŭj 7,20 dolarojn.
Ford ne akceptas intertrakti kun sindikatoj.
La laboro, ĉe Ford, estas sama kiel en multaj fabrikoj, sed pli perfektaj maŝinaro kaj raciigo produktas pli ne premante pli da laboristaro.
Kooperativo: En Fordaj fabrikoj vendiĝas la produktoj iom malpli karaj, aŭ samprezaj kiel ĉe urbvendistoj en Detroit. Tre malkaraj estas la produktoj de l’ farmoj Ford, kaj koakso, benzino, sub-produktoj de la Ford-fabrikoj mem. «Patronadaj asocioj», kiuj en aliaj entreprenoj tiom ne-diskrete kontrolas la laboristaron, ĉe Ford ne ekzistas.
Ordonoj ĉe Ford eŝtas ofte tute «soldatestraj», kiel ni jam rimarkigis. Ekzemple oleumisto verŝis maŝinoleon en Dübreŭjan maŝinon, ne konsultante lin, ne observante neceson aŭ malneceson de oleumo por tiu maŝino: li ricevis ordonon oleumi, li oleumis la tutan tagon, abunde, trankvile, superŝute. Oleo malagrable makulis la vestaĵojn de l’ apud-laborantoj, fluis teren. Li oleumis. Ofte Dübreŭj observis samajn «soldataĉajn» obeojn-ordonojn.
La kuracejo ĉe Ford devas «vivi per si mem», enspezi per kuracado tiom, kiom ĝi elspezas kuracante. Tiel Ford mem deklaras, ke neniu ŝuldas al li kurachelpon, kvankam senmonuloj ankaŭ foje senpage akceptiĝas ĉe tiu Forda kuracejo.
Same «vivas per si mem» eĉ fakaj lernejoj de l’ Ford-fabrikoj; la lernantoj riparas ilojn, erojn de l’ fabriko, kaj tiel ili bone lernas kaj samtempe pagas la elspezojn por la fak-lernejo.
Pli antaŭen ol Fordismo
Dübreuj supozas paroladon inter Ford kaj Furie (Fourier), deknaŭjarcenta franca sociteoriisto, kiu proponis jam antaŭ la maŝinismo falansteron (= mastrumad-kolektivon), en kiuj la homoj harmonie-konkurence kunlaborus.
Ford dirus al la teoriulo: «Vi estas frenezulo! Necesus vin enŝlosi en frenezul-hospitalo, por vin kuraci!» Furie’ tiam respondus al Ford: «Vi estas brutulo! Necesas enŝlosi vin ankaŭ, ĉar vi suferigas en industrio la malfeliĉajn homojn!»
Sed eble, oni sukcesus diskutigi ilin pli afable, kaj interesegaj konkludoj rezultus poste, supozas Dübreŭj. Denove li proponas demokratigon de l’ laboro.
Ĉe Ford, la direktantoj de l’ laboro ne ricevas moŝttitolojn. Ĉiu kunlaboras laŭ sia emo, kreas sian fakon, sen limoj signitaj inter la fakoj. Ford esprimas en du libroj la deziron, ke oni instruu al ĉiuj ekonomiajn realojn: «Ĝis la popoloj ĉiuj estos «egale vendantoj kaj aĉetantoj, egale produktantoj kaj konsumantoj, kaj ekvilibrigos la produktadon ne por profito, sed nur pro tuthoma utilo, ni vivos en ĥaoso.» Ni notu tiujn vortojn de Ford mem. Kapitalismo estas ĥaoso, ĝis tiam, kiam . . .
Ford denuncas egan fuŝadon de produktaĵoj en Usono, kiun en siaj fabrikoj li kontraŭbatalis. Prezidanto Huv’r (Hoover) ankaŭ agas kontraŭ tiu malŝparemo, skribas Dübreŭj.
Furie’ same malamis komercan ĥaoson. Pomo estis vendita al li por 70 centimoj en Pariza restoracio. Li sciis, ke en najbara franca kamparo oni ricevis pli ol cent pli belajn pomojn por samaj 70 centimoj: do, komercistoj estis ŝtelintaj 95 ĝis 98 elcentojn je la prezo de tiu pomo, enkalkulante 1 ĝis 4% da veraj transport- kaj komerc-kostoj. Tiu fakteto estis por Furie’ eklumo socialisma, kaj li fariĝis socia verkisto, rakontas Dübreŭj.
Ford denuncas samajn fi-uzojn de kapitalismo. Li skribas: Lando, kiu vendas porkojn, devus eksporti ilin nur sub konsumebla formo: konservoj, lardo, ŝinkoj, ktp. Kotonaj fabrikoj devus troviĝi apud koton-kampoj. Dübreŭj rimarkas, ke tiuj ideoj estas socialismo mem, teknika parto de socialismo.
Kiam Dübreŭj laboris ĉiutage en bruego de speciale orel-vundaj Fordaj metiejoj, li perdis ŝaton por legi, aŭskulti lekciojn. Li preferis kinon, ĉar senbrua. Liaj kunlaborantoj ankaŭ. En ĉen-laboro apud meĥanika aermartelo, li eĉ ne povis aŭdi voĉon de italo, kiu tute apude kantis por li francan muzikaĵon. La italo tiam protestis kontraŭ tiu mortiga bruego, blasfemante ĉiujn nomojn de la «Madona» (Jesu-patrino), sed ankaŭ tion nek homoj nek dioj aŭdis.
Dübreŭj ankaŭ protestas kontraŭ noktlaboro, kiun devos baldaŭ forigi sufiĉa tagproduktado, — kontraŭ malbelo de laborejoj kaj manko da plena suna lumo en ili, kiuj kreis tiun speciale malbonhumoran karakteron de l’ laboristaro, — kontraŭ tro longdaŭra vojaĝado inter hejmo kaj laborejo: Multaj Fordaj laboristoj, kiel multaj Parizaj, vojaĝis duhore matene, duhore vespere por iri al laboro kaj reveni hejmen. Dübreŭj mem, elektinta pensionon sufiĉe proksime, vojaĝis laborejon kaj reen dum tri duonhoroj tage.
Kvintaga, tio estas 40-hora laborado dum semajno tre plaĉis al li kaj al ĉiuj: du plenaj tagoj liberaj inter sep, do de vendredo posttagmeze je la dekkvina aŭ deksesa horo, ĝis lundo frumatene. Ford ŝatas tiun liberon, ĉar dum tiuj libertagoj la laboristoj konsumegas (malŝparado, iom, -bona vivo, iom) kaj tiel funkciigas industrion. Dübreŭj ŝatas tiun liberon pli pro tio, ke tiam la laboristo povas spirite kulturiĝi, se li volas.
(Daŭrigota) Jief.
[REKLAMO p.4] Vortoj de Prof Cart devas troviĝi sur la tablo de ĉiu, kiun interesas la evoluo de esperanto. La dua libro post Lingvaj Respondoj de Zamenhof; ĝi devas esti atente studata kaj relegata. Prezo: 2.— mk. g. Haveblaj ĉe la Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germanio).
Zamenhofa Saĝo
Kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la religioj ja diras, ke ĝi estas donita de Dio, sekve tute konsekvence ĉiu religio devas rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordono de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio.
El «Ruslanda Esperantisto» 1906.
— pàgina 5 —
SENNACIULO 125
NACIISMA REVIVIĜO EN LA NOVA RUSIO
Fiereco je Propra Lando kaj Izoligo de Eŭropo. Ekonomia Rekonstruo
De la Speciala Korespondanto de la London’a «Daily Herald», (Ĉiutaga Heroldo), lastatempe vizitinta Sovetion, s-o Mikael Farbman
La diplomatiaj rilatoj inter Sovetio k Britio baldaŭ restariĝos. La X-a Kongreso de SAT okazos en Londono. Tiuj du faktoj instigis min traduki jenan artikolon, por ke niaj K-doj eksciu, kiel korespondanto de la sola en Britio ĉiutaga laborista Ĵurnalo prijuĝas la Sovetiajn aferojn.
Ĉu la aŭtoro juĝas objektive aŭ ne, tio estas tute alia demando, al kiu, kompreneble, mi ne povus respondi. Trad.
Unu el la plej frapantaj impresoj pri moderna Rusio, kiujn mi ricevis el mia plej lasta vizito al tiu lando, estis sento pri la reviviĝo de la naciismo.
Mi diras reviviĝon, sed mi devus diri naskiĝon, ĉar la naciismon, laŭ la ĝusta senco de tiu vorto, Rusio neniam antaŭe havis.
Dum la cara epoko la popolamaso neniam atingis la stadion, en kiu eĉ primitivaj ideoj pri naciismo povus evolui.
La superaj klasoj estis aŭ nebule kosmopolitaj aŭ ĝisoste ŝovinistaj; ili neniam kreskigis naturan amon al sia lando.
La naciismo en Rusio estis ĉiam malestimata kiel identa kun la plej malbona speco de politika reakcio kaj kun malestimego kaj malamo kontraŭ ĉiuj subigitaj gentoj en Rusio, t. e. la «Inorodzy», aŭ «malsame naskitoj», la fremduloj, inter kiuj estis poloj, ukrainoj, hebreoj kaj armenoj.
La naciismo estas montrilo de karaktero, kaj unuavice sin malkaŝas kiel fierecon pro la lando. Oni povas prave aserti, mi kredas, ke nur post la Revolucio la rusoj eksentis tiun ĉi fieron, sin identigis kun sia lando.
Kiam mi estis lastfoje en Moskvo, mi ofte haltis antaŭ librobutiko, en kies montra fenestro elmetiĝis afiŝo, prezentanta junajn viron kaj virinon, manon en mano, kun feliĉaj ridetoj sur la vizaĝoj. La fono de la bildo montris la kamparon kaj kelkajn fabrikojn; kaj la klariga teksto sub la bildo estis: «Nia Lando». Oni povis tiom facile legi tion ĉi en la vizaĝoj de la gejunuloj, ke la subskribo ŝajnis esti preskaŭ superflua.
En malnovaj tempoj la rusoj rezignis morti por sia lando; hodiaŭ por la unua fojo, ŝajne ili ĝuadas vivi por sia lando.
Tiu vekita amo al la lando kaj la renaskiĝanta ĝojo en la vivo estas elstarantaj karakterizoj de Sovetio. Neniam antaŭe en Rusio estis tia dezirego al vojaĝado; junaj rusoj eltrovis la unikan geografian situon de sia lando. Ili sin movadas sur ĝi per fervojo, vaporŝipo kaj per la vojoj. Sufiĉegas turismaj kaj veturaj agentejoj, kiuj organizas ekskursojn, kaj miloj utiligas ĉi tiujn faciligojn; sed multe pli da ceteraj troviĝas vagantaj sen konduktoroj.
Al tiu ĉi eltrovo de lando kaj kreskanta sento pri aparteno al ĝi oni devas aldoni dekkvin-jaran izoligon de la cetera mondo, se oni volas kompreni la veran signifon de la nova rusa naciismo. La fundamenta rezulto de izoligo estas, kompreneble, la kreskado de tuta generacio senigita je ĉia intelekta kontakto kun Okcidenta Eŭropo. Tio ĉi per si mem devis produkti ian mallarĝan kaj provincecan vidpunkton. Sed oni devas konstati, ke tio, kio estas trudita al Rusio, estis ne nur izoligo, sed izoligo kune kun malamikeco. Sekve ilia ofendiĝo naskis maldolĉan obstinegon, kiu, kiel kutime ĉe tiaj okazoj, sin esprimas per troigita speco de naciismo.
Plua faktoro, kiu helpas la formadon de la nuna rusa spiritostato, estas la komparo de la nuna periodo de kreskanta prospero kun la jaroj, kiam la lando devis lukti kontraŭ malriĉo, malsato, kaj senigo je ĉiaj rimedoj de fizika kaj intelekta kulturo.
La nova sento pri jamaj atingaĵoj kune kun la firma volo efektivigi grandiozajn planojn sociajn kaj ekonomiajn, neeviteble emas rezultigi, ke la moderna rusa naciismo estu karakterizata per iaspeca superabundo kaj manko de ekvilibro. Ke estas danĝeraj elementoj en tiu ĉi reviviĝo, kiuj eble evoluos je apartemo kaj sinestimo, oni ne povas nei. Tamen, pririgardate entute, la moderna rusa naciismo aperas kiel sana movado. Ĝi ŝajne respondecas je tiuj vigleco, energio kaj freŝeco, kiuj estas la rimarkindaj trajtoj de la hodiaŭa rusa vivo.
Sed, eble oni demandos, kiel tio rilatas al la rusa Revolucio kun sia trudema Internaciismo kaj sia subkomprenata neado je Naciismo? Ni povas nur respondi, kvankam ŝajne paradokse, ke spite sia endoktriniĝo kun Internaciismo, la Rusa Revolucio estas nenio, se ĝi ne estas esence nacia. Ĉiu granda revolucio inklinas al prozelitismo kaj vastigas ian infekton.
La Rusa Revolucio ne estas escepto en la regulo; kaj la bolŝevikoj certe faris sian eblon por disvastigi, kiom eble plej multe, siajn doktrinojn. Mi ne dubas unu momenton ilian aliĝon al la religio: Monda Revolucio, sed mi ĉiam sentadis, ke ilia plej granda zorgo estis la sorto de la Rusa Revolucio kaj la sendanĝereco de la Rusa Ŝtato.
Tute sincera, mi estas konvinkita, ke la nura priokupo estas la ekonomia restarigo de la lando kaj ĝia levo al pli alta kultura nivelo. Ĉiu nova «venko ĉe la ekonomia fronto» — la bolŝevikoj ŝatas alpreni militajn metaforojn — la konstruado de nova fabriko, la malfermo de elektro-stacio, la eltrovo de petrolo en Uralo aŭ de nitrato apud Murmansk, estas solenata kiel nacia festo.
Tamen, la plej bona provilo pri la spirita stato de la gvidantoj estas tralegado de la ĉiutaga gazetaro en Rusio. La bolŝevika gazetaro estas ja unika institucio. Ĝia celo, malsama je tiu de ĉia alia gazetaro, ne estas liveri informon, ne amuzi, ne instrui. Ĝi celas konigi la «ordonojn por la tago» en la ekonomia milito. Ĵurnalaj artikoloj preskaŭ senescepte celas ĉu inspiri al la laboristaro fidon, ĉu stimuli ĝian devosenton al la Ŝtato. La plej eta malsukceso ĉe unu sektoro de la fronto fariĝas la kialo por rimarkigo kaj alarmo. Estas ja rimarkinda fakto, ke, dank’ al tiu ĉi obsedo al la interna (ekonomia) fronto, alilanda novaĵo preskaŭ tute forestas en ĉiuj ĵurnaloj.
Kiel leganto dum du monatoj de la rusa gazetaro, mi plendas malpli pro tendenca prezentado de alilanda novaĵo, ol pro la pritrakto de tia novaĵo kiel neatentindaĵo kaj pro ĝia efektiva foresto en la ĵurnalaro.
La bolŝevikoj estas supozataj esti, kaj mem fanfaronas, ke ili estas misiistoj de la Internaciismo; sed de proksime rigardate, ili aspektas iom izolaj. Ili interesiĝas pri la ekstera mondo, ĉu amika aŭ malamika se mi ne eraras, nur tiom, kiom ĝi tuŝas Rusion. Ja, se oni analizus detale la celojn kaj metodojn de bolŝevika propagando en Okcidenta Eŭropo, tre verŝajne ne estus malfacile konstati, ke ili celas malpli al la realigo de Mondrevolucia kataklismo, ol al la asekuro de la sendanĝereco de Rusio.
Do, se oni nur konscius pri la fakto, ke Rusio kaj la Rusia Revolucio hodiaŭ trapasas naciisman barakton, multaj admirantoj de la bolŝevismo (kaj ankaŭ multaj malamikoj de tiu sistemo) facile forlasus la absurdan kredon, ke tio, kio okazas tie, devas esti transplantata al la cetera mondo. Se ili nur povus senigi sin je tiu ĉi obsedo, kaj juĝus Rusion nur laŭ rusaj normoj, ili akirus pli bonan perspektivon por pririgardi la landon, kaj por prezenti al si pli ĝustan bildon pri ĝia intelekta vivo.
El la «Daily Herald», 19. 10. 29, sen permeso tradukis 2978.
EL PROVERBARO ESPERANTA
Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
*
Amiko estas kara, sed vero pli kara.
*
Kutimo estas dua naturo.
*
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
*
Kiu iras sperte, iras certe.
*
Venas proverbo el popola la cerbo.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA LERNANTO»
— pàgina 6 —
126 SENNACIULO
DISKUTEJO
Kiel ni jam diris, ni ricevis pri la temoj «sana vivado» k «nudkulturo» ankoraŭ sufiĉe multajn manuskriptojn, kiuj ĝenerale substrekas sole la jam diriton. Ni tial nur ekstrakte konigas ilian enhavon, rilate al punktoj aldonantaj ion novan. — Red.
Sub la titolo «suno, aero k sparta eduko» K-do N. Barmin, Sebastopol, (la sama K-do, kies «figfolia» artikolo venigis tiom da protestoj), revokas en nian memoron la bildon de l’ antikva Sparto kun ĝia sporta edukado de l’ infanoj. «Por la infanoj en Sparto okupado k edukado konsistis el la lukto, kurado, celĵetado de disko kaj lanco. Knaboj k junuloj spartaj dum la tuta jaro iris nudpiede, kun malkovrita kapo, en malpeza vesto, k dum somero k vintro banis sin en rivero Evroto, dormis sur kano, kovrante sin per nenio, k manĝis tre malmulte. Knabinoj k junulinoj ricevis la saman severan edukon k okupis sin per gimnastiko… Ni tute forgesis tiun spartan edukon, ni malŝatas sunon, aeron, sporton, tial ni estas ‘treege delikataj’. For tiun ĉi ‘malsanigan delikaton’! Vivu sana spartana spirito!…» (Nu do! Kaj la — nudo?)
K-do 7658 (St. Pölten, Aŭstrio), parolante pri somera k vintra vivado, opinias, ke la artikoleto en n-o 258 (pĝ. 519) estis tro koncize verkita. «Ne ĉiu scias malhelpi sunfrapon. Multaj proletoj en printempo aŭ komenco tro uzas sunbanon, tial la haŭto k la tuta homa korpo suferas. Certe la suno detruas mikrobojn malkonstruantajn homan korpon, sed malĝusta uzado de somera suno en komenco povas esti mortig-danĝera… precipe sur altregionoj, montoj…» Li opinias, ke proletoj jam devigataj tre nehigiene loĝi pro mizero, devas tre atenti laŭeble apliki higienajn regulojn en siaj loĝejoj: ekz. oni ne toleru hundon k infanon en unu ĉambro, ĉar hundo enportas malpuraĵon k insektojn, ĝia elspirado ne estas saniga (precipe dum nokto hundo ne estu en komuna ĉambro kun homoj).
K-do Eŭg. Blinov (Sovetio) opinias, ke homara honto k seksmoralo estas similaj al naiveco de struto, ke ni ne devas hipokriti rilate al niaj seksorganoj. Li citas la konatan germanan profesoron Bölŝe (Bölsche), kiu skribas en «Amo k Naturo»: «Mi kredas, ke alvenos tempo, kiam liberigita de antaŭjuĝoj, la homaro forĵetos de si figan folieton k seksorganoj estos nudigataj antaŭ la tuta mondo kiel la simbolo de vivo k amo.» Li opinias, ke la nudkulturo sanigos seksajn instinktojn, plibonigos homan specon k sekve feliĉigos homaron.
K-do 6326 (Germanio) opinias, ke la nudkultura demando certe estas aktuala (kvankam li konsentas, ke ekz. por la sovetia proletaro la demando nuligi analfabetecon ktp. estas nune pli gravaj). Sed li konstatas, ke en Sudgermanio, kie li loĝas, la eklezia reakcio tro malhelpas praktikan uzadon. Polemikante kontraŭ la artikolverkinto en n-o 264, li diras, ke grekaj artistoj ja ornamis siajn skulptaĵojn per figfolioj¹, sed ke en «gimnazio» la grekoj ekzercis sin tute nude.
K-do Moravec (14 624), Germ., same polemikante kontraŭ la artikolo en n-o 264, ne komprenas, kial ties aŭtoro nomas la ŝirmatajn korpopartojn «ornamaj», konstatas, ke la nudeco de l’ korpo estas la sama por brako kiel por seksorganoj. La kulto de l’ figfolio ŝajnas nepravigebla precipe, ĉar la aŭtoro mem konfesas, ke hodiaŭ 5-jaraj geknaboj jam konas la partojn en realo. La ĉefa afero por lia rifuzo sekve ne estas morala. Kiam li skribas pri tuŝiĝo kun «sia» (ne de l’ aŭtoro!) edzino, li per tio esprimas, kvazaŭ la edzino estus posedaĵo. Edzino, ankaŭ la juna, estas homo kun rajtoj. (Tiujn ĉi frazojn elpensis viro; ankaŭ viroj estas progresemaj!) Lia konsolo «venos la tempo…» ne estas pozitiva solvo, kia estas la konscia ago en persona vivmaniero, malgraŭ moko k «agrabla» recenzo…
K-dino 1615 (Germ.), indignante, kiel K-do Barmin traktas la bildon al artikolo pri nudkulturo en n-o 246, opinias, ke tute ne domaĝas al la reputacio de SAT sin okupi pri tiaj temoj. Ŝi respondas al la demando, ĉu al juna edzo estus agrabla vidi sian edzinon nuda inter aliaj viroj, jese en la nomo de sia edzo.
K-do 14 359 (Germ.), rimarkigas al la art. de K-do Barmin: Ni ne nudkulturas, ĉar nepre ĉiu korpoparto bezonas sunradiojn, ankaŭ ne pro sensaciemo aŭ por partopreni je seksaferoj. Ni volas forpreni sekreton de l’ seksa problemo, kiu favoras avidemon. Certe por K-do B. estus same malagrable, ke renkontiĝu senveste diversviraj edzinoj, kiel por mahometanoj estis malagrable, ke promenu virinoj sen kovrita vizaĝo. Se SAT nur volus subteni problemojn ĝenerale akceptitajn, ni ne bezonus organizon. Kaj se la tuta homaro fumadus k trinkadus, ĝi ne malhelpu nin junajn gehomojn konstrui novan moralon.
K-do 13 906 (Svedio) opinias, ke en la nordaj landoj oni verŝajne ne trovos multajn adeptojn por la ideo pri «nudkulturo». Se oni en sudaj regionoj suferas pro varmego, iri nudaj estas racia afero, sed starigi la ideon pri nudeco kiel ian racian intereson por la tutmonda laboristaro estas vana. Personoj, kiuj laboras, bezonas vestojn por ŝirmi sin. Ne ĉiu ekstrema idealismo estas laborista intereso aŭ signifas evoluon en la homa vivo. Ofte personoj, kiuj elpensis iun novan pli malpli strangan ideon, provas trudi ĝin al la laboristaro kiel preskaŭ proletan devon, k neakcepto ĝia estas ofte interpretata kiel inklino al burĝeco. Nud-«kulturo» ŝajnas al mi ideo neaplikebla en ordinara homa vivo, k speciale la laboristoj devas ĝin rifuzi unuavice pro praktikaj kaŭzoj.
Per tio ni fermas la diskuton pri la temo.
¹ Vidu pri la kaŭzo rimarkigojn de K-do 641 en n-o 270 (sama rubriko).
«Nia gazeto estu ĉiam klasbatala»
K-do 10 380 en n-o 266 demandas: Kio estas vegetarismo? En la antaŭa frazo li opinias, ke Vegetarana Paĝo por ni ne necesas. Mi kontraŭstaras: Necesas klerigaj artikoloj, unue ĉar demandoj ekzistas (pruvo: la demando de 10 380) k due, ĉar necesas korekti la opinion de nia K-do. SAT-vegetaranoj, ankaŭ aliaj lab. vegetaranoj ne havas la intencon malhelpi klasbatalon kiel burĝaj pacifistoj. Male, la bazo de l’ vegetarana opinio estas justo — por la bestoj kiel por la homoj, k la batalo pro justo inter homoj nomiĝas klasbatalo. Fontoj de l’ vegetarismo k de l’ klasbatalo similas! Mi ankaŭ estas kontraŭ aĉigoj. Sed, K-do 10 380, nomu la vegetaraĉojn! Kiel protestoj (skribaj?) povus malhelpi militajn barbaraĵojn, tion mi ne komprenas. Sed per vegetarismo la barbara maljusto kontraŭ bestoj estas forigata.
Necesego de la klasbatalo ekzistas, sed la batalo estas pli facila, havas pli grandan ŝancon je sukceso, se la Gek-doj-kunbatalantoj havas senton por justo, akrigitan per vegetarismo.
14 624, Magdeburg (Germ.).
Faktoj el Nederlando
El la statistiko de l’ ŝtatenspezoj mi notas jenon (impostjaro 1926/27):
| Grandeco de la imposteblaj enspezoj | Nombro da impostpagintoj en % | Sumo de la enspezoj en % |
|---|---|---|
| 800 ĝis 1 400 guldenoj | 40,42 | 18,66 |
| 1 400 „ 2 000 „ | 28,86 | 20,58 |
| 2 000 „ 3 000 „ | 16,57 | 16,77 |
| 3 000 „ 5 000 „ | 8,69 | 13,85 |
| 5 000 „ 10 000 „ | 3,77 | 10,84 |
| 10 000 „ 30 000 „ | 1,38 | 9,34 |
| 30 000 „ 100 000 „ | 0,26 | 5,51 |
| pli ol 100 000 „ | 0,05 | 4,45 |
Montriĝas do, 1. ke preskaŭ 70% de l’ impostpagintoj havis malpli ol 2000 guld. da enspezoj; 2. ke nur 5% de l’ pagintoj ĝuis pli ol 5000 guld., dum tre malmultaj havis vere grandegan enspezon. Sed, konsiderante la elcentojn de la tuta socia enspezo, oni rimarkas, ke la 70% de la plej malaltaj grupoj sume «ĝuas» nur 38%, kaj la 1,69% de la plej altaj grupoj ĝuas 1/5 de l’ tuta enspezo.
M. van Essen.
— pàgina 7 —
SENNACIULO 127
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 11 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 11
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12
NIA LABORPROGRAMO
Akceptita dum la fakkunsido de l’ 9-a SAT-Kongreso
Celo
1. Helpi per esperanto al la proleta liberpensa movado
Praktikaj taskoj: Organizi «Liberpensulan Gazetservon», aperigi liberpensulajn paĝojn en laboristaj esp. gazetoj kaj ĵurnaloj kaj apartajn artikolojn, helpi al liberpensulaj proletaj organizoj, kolekti materialon por aranĝo de kontraŭreligiaj muzeoj k ekspozicioj k liveri al ili postulatajn informojn, aranĝi dum la kongresoj de SAT, LEA k UEA fakkunvenojn.
2. Propagandi esperanton en liberpensaj organizoj
Praktikaj taskoj: Disdoni varbfoliojn, aranĝi varbparoladojn, aranĝi kursojn, sendi reprezentantojn aŭ salutskribojn al la ĉefkunvenoj de la liberpensulaj organizoj k tie proponi poresp-ajn rezoluciojn.
3. Batali kontraŭ religio per esperanto, kontraŭstarante peresp-an propagandon de religioj
Praktikaj taskoj: Traduki gravajn verkojn en esperanton krei originalan proletan liberpensulan literaturon en esperanto k instigi la SAT-Eldonkooperativon eldoni ĝin.
Membreco
Povas esti membro ĉiu proleta liberpensula SAT-ano deviganta sin aktive kunlabori en la Sekcio. Ĉiu membro pagas laŭplaĉan kotizon. La pagantaj sekcianoj ricevas senpage la bultenojn de la Liberpensula Gazetservo.
Praktikaj taskoj: Studi la agadon de religiaj organizoj k en siaj artikoloj senmaskigi ilian klasan burĝan esencon, malutilon de religio por la proletaro ktp. (Studi liberpensulan agadon en sia lando k informi pri liberpensula movado la gazetservon.) Por la sama celo kolekti taŭgan por liberpensula-ateista propagando materialon el religiaj k liberpensulaj prikulturaj, politikaj gazetoj k ĵurnaloj rilate al jenaj temoj: Ŝtato k Eklezio — Eklezio k Lernejo — Leĝaro pri eksiĝo el Eklezioj — Ŝtatsubvencio al Eklezio k sektanoj kompare kun tiu al popolsanigo, popolklerigo ktp. — Leĝoj pri edziĝo k eksedziĝo — Agado de Eklezio k Sektoj — Kremacio k kremaciejoj — Batalo eklezia k sekta kontraŭ proletaro — Statistiko prireligia — Statistiko pri liberpensula agado k movado — Formo k metodoj de la liberpensula movado k propagando — Milita danĝero — Faŝismo k religiaj organizoj — Religio k virinoj — Religio k junularo — Kongresoj religiaj k liberpensulaj. Sendi tradukita aŭ prilaborita en speciala artikolo supremenciitajn materialojn al Liberpensula Gazetservo (Traduki en nacian lingvon materialon de Liberpensula Gazetservo k Liberpensulaj Paĝoj aŭ speciale ricevitajn leterojn en esperanto, multobligi ilin k dissendi al liberpensulaj k laboristaj gazetoj). Kolekti bildojn, afiŝojn, flugfoliojn, laŭeble eĉ religiajn objektojn por kontraŭreligiaj ekspozicioj k muzeoj; precipe estas dezirindaj materialoj karakterizantaj aŭ ilustrantaj sukcesojn en la liberpensula movado (ekz. foton de likviditaj preĝejoj, en kiuj estas aranĝataj kulturejoj porproletaj, kremaciejoj, liberpensulaj orfejoj ktp.). (Plenumi la taskojn sub celo 3.) Registri ĉiujn sukcesojn de sia laboro k informi pri ili la Sekcion.
Gvidado
La Sekcio estas gvidata de Komitato, kiu konsistas el sekretario-kasisto, redaktanto k la landreprezentantoj. La komitato estas elektata dum la fakkunveno de SAT-kongreso por unu jaro.
Taskoj de la sekretario-kasisto: Prizorgi laborplanon de la Komitato, interkonsiliĝi kun aliaj komitatanoj pri ĉiuj taskoj de la agado, interrilati je la nomo de la komitato kun diversaj organizoj ktp., aranĝi la fakkunvenon dum SAT-kongreso, kolekti kotizojn k eltrovi aliajn metodajn rimedojn por plifortikigi la kason de l’ Sekcio k konservi ĉiujn dokumentojn certigantajn elspezojn de la kaso.
Taskoj de la redaktanto: Redakti Liberpensulajn Paĝojn k aperigi Liberpensulan Gazetservon; kontaktiĝi kun landaj liberpensulaj presorganoj, prepari eldonplanon de liberpensa literaturo.
Taskoj de la landreprezentantoj: Observi k helpi la agadon de la sekretario-kasisto k redaktanto, revizii la kason, gvidi la fakkunvenon dum SAT-kongreso, fondi k gvidi Liberpensulajn Sekciojn en LEA-organizoj, aranĝi fakkunvenon dum la LEA-kongresoj.
Financoj
Financoj de la Sekcio konsistas el la laŭplaĉaj kotizoj de la sekcianoj k la kotizoj de la subtenantaj liberpensulaj organizoj.
Fakkunveno
La fakkunveno de la SAT-kongreso estas prezidata de la ĉeestantaj komitatanoj. La tagordo devas enhavi: raportojn de la sekretario-kasisto k redaktanto k kasrevizio, baloton de la komitato. Dum la kunsido havas decidrajton la ĉeestantaj reprezentantoj de la subtenantaj liberpensulaj organizoj.
Sekcianoj!
La Internacio de Proletaj Liberpensuloj demandas nin, ĉu ne estus ebla, fondi per la esperantistoj-liberpensuloj, proletajn liberpensulajn organizojn en jenaj landoj: Anglio, Hispanio, Holando, Sudameriko. Ni petas niajn sekcianojn en la nomitaj landoj, speciale niajn reprezentantojn, pripensi la aferon kaj tuj kun ni interrilati.
La gazetoj «Atheist» kaj «Der Gottlose» (Sendiulo), la unua nomita gazeto estas la organo de la IPF kaj la dua aperas en Germanio, nun ankaŭ portas la surpreson «Oni korespondas esperante».
La redaktanto deziras ricevi foton, bildon aŭ ilustritan karton pri la kremaciejo en via urbo kun sciindaj notoj; helpu kompletigi nian kolekton.
Nia poŝto. Individuaj skribaĵoj k liberpensaĵoj, nur estas prirespondataj respektive forsendataj se vi kunsendas internacian respondkuponon por la afranko. 1447. Vian lastan skribaĵon mi sendis al Lublin al K-do 2798. 5508. Mi jam ricevis la saman artikolon de K-do Bulba antaŭ kelkaj monatoj; kies traduko estas la pli bona?
Liberpensuloj-esperantistoj de la tuta mondo, sendu viajn adresojn al Centra Ateist-Esperantista Oficejo de USSR. Ĉiu adreso estos enpresita en Sovetiaj esp.-gazetoj senpage kaj rekomendita al sovetiaj ateistoj-esperantistoj. Sendu laŭ la adreso: Moskvo 26, Ĥavskij 11, kv. 137, N. Incertov (por Ateista Esperanto-Oficejo).
D. Viktorov-Ĉeĥoviĉ, USSR, Kiev, Klovski Spusk 2, sendas sovetaĵojn k ukrainaĵojn kontraŭ liberpensulaĵoj k esperantaĵoj. Nepre respondos.
[REKLAMO p.7] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen — Kion rakontas la amikoj de Peĉjo — Lerte verkitaj sociaj rakontetoj en fabela formo, forte agitantaj por niaj socialistaj ideoj. Simpla lingvo k stilo garantias ĝuan legadon ankaŭ al komencantoj. — Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. — Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
— pàgina 8 —
128 SENNACIULO
[BILDO p.8 | 8,8,91,13] Ornama kapstrio de la rubriko: ĉe ambaŭ flankoj de la titolo desegnitaj figuroj, kiuj legas kaj skribas inter disĵetitaj gazetoj kaj leteroj.
Esperanto-Servo
N-o 11 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 12. Decembro 1929
EL KANADO
Striko de arbarlaboristoj en «Ontario»
(Esperanto-Servo.) En la norda provinco de Kanado, «Ontario», dum ĉiuj vintrosezonoj multaj laboristoj serĉas okupon en arbaro. Tiuj arbarlaboristoj gajnas 25—40 dolaroj monate k manĝon. Sed ili devas labori de frumatene ĝis malhela vespero. Komparante ilian gajnon kun tiu de aliaj laboristoj (industriaj), ili ricevas la plej malaltan salajron. Nun tiuj mizeraj viv-cirkonstancoj eksplodigis strikon de la arbarlaboristoj, kiuj organizas sin k batalas por pli alta salajro. Dum verkado de ĉi raporto partoprenas la strikon 600 arbarlaboristoj, kiuj tre esperas venki.
(13 341)
Laboristoj venkis dum striko en «Hamilton»
(Esperanto-Servo.) En la granda fabriko, nomata «Nacia Ŝtalvagonara Kompanio», en la urbo Hamilton strikadis la laboristoj dum sep semajnoj. La kaŭzo estis, ke la kompanio provis malaltigi la salajron je 50%! La laboristoj estis tre solidaremaj k komune daŭrigis la strikon ĝis la venko. Dum la striko la laboristoj fondis Union k alvokas ĉiujn laboristojn, laborantaj en ŝtalfabrikoj, komune lukti kontraŭ la provoj flanke de kompanioj, malaltigi la salajrojn. La strikvenko de la laboristoj en la Nacia Ŝtalvagonara Kompanio estas plej signifa k fortiganta por ĉiuj laboristoj en tuta Kanado.
(13 341)
EL RUMANIO
Oni timas pro la sovetia landlimo
(Esperanto-Servo.) Antaŭ kelke da tempo aperis «stranga» ordono de la ministro por internaj aferoj, al la minej-posedantoj. Oni pripensis, ĉu la minejoj kuŝantaj proksime de la riverego Dnjestr (kiu estas landlimo inter Rumanio k Sovetio) estas bezonataj por ekspluatado, aŭ ĉu oni povus ilin ĉesigi. Sed fine oni konstatis, ke tio ne estas ebla. Pro tio la registaro eldonis severegan ordonon, kies ĉefaj punktoj estas: Sur teritorio malproksime ĝis 15 klm. de la landlimo, nur rajtas labori rumanaj laboristoj. La posedanto devas doni skriban garantion pri ĉio, kio okazas sur teritorio de siaj minejoj, li ankaŭ devas atesti, ke liaj laboristoj ne estas danĝeraj k emaj por danĝerigi la nunajn regnon k sociordon. La posedanto ĉiusemajne devas prezenti noman liston de siaj laboristoj al la loka polico resp. ĝendarmejo, li ankaŭ devas zorgi por tio, ke liaj ministoj havas personan atestilon kun foto. Krome li devas sciigi al la kompetentuloj la nomojn de tiuj laboristoj, kiuj dum nokto laboras. Eksplodemajn materiaĵojn oni devas forigi de sur la teritorio de minejo. Oni devas fari raporton, kiom da eksplodema materiaĵo estas uzita potage. La kvanton de uzota dinamito fiksas alia regna komitato. La dinamitaĵoj devas kuŝi en specialaj konservejoj, kiuj devas havi fortan k plej komplikan seruron. Tiuj konservejoj estu gardataj de bonkondutaj k precipe religiemaj k patriotaj soldatoj. — Ĉi-ĉio estas el la plej novaj dekretoj de la popolamanta, pacema k demokrata naci-vilaĝana Maniu-registaro…
15 080, Arad.
Familioj de mortigitoj ne meritas subtenon
(Esperanto-Servo.) Antaŭ kelkaj monatoj la sangmana registaro de Maniu okazigis kruelan sangbanon en Lupeny [?] (Ĵilvala minejo). Kvankam poste oni ĉion promesis, por pli bonigi la staton de la familioj de mortigitaj ministoj, la polico eĉ konfiskis monsumojn dediĉitajn por tiu celo. La 23-an de novembro la Unuec-Organizo sendis K-dojn Paŭker k Dobrodnse [?], por disdoni monsubtenojn al la edzinoj de mortigitoj. Jam estis disdonitaj kelkaj mil da leoj, kiam subite aperis la polico, kiu arestis la K-dojn k konfiskis la ankoraŭ ne disdonitajn 19 mil leojn, pretekstante, ke la mono estas de la Ruĝa Helpo k ne de la Unuec-Organizo. Jen, «demokrata» Rumanio.
15 080, Arad.
EL ESTONIO
«Oni devus vin ĉiujn mortpafi»
(Esperanto-Servo.) Senlaboreco estas en Estonio tre granda. En somero la laboristoj pli-malpli trovas laboron, sed kun komenco de vintro ili restas sen laboro. La malsato igas la senlaborulojn, peti ĉe ŝtata oficejo pro registriĝo en la listoj de ministrejo. Pri tia «registrigo» raportas estonaj gazetoj jenon: En la ministrejo por vojaj aferoj, kie senlaborulinoj petis pro laboro, diris sinjoro jenajn komplimentojn al ili: «vi ne volas labori, vi estas maldiligentaj, mallaboremaj, komunistoj, oni devus vin ĉiujn mortpafi!» — Espereble tiu «s-ro» ankaŭ foje sentos malsaton…
N. R., Pärnu.
Religiaj seks-malvirtigantoj
(Esperanto-Servo.) Juna, 24-jara kudristino — senlaborulino, vojaĝis en urbon Narva por serĉi laboron. Post senrezulta serĉado ŝi volis pasigi la nokton ĉe siaj konatuloj. Estante je vespero sur la strato, atakis ŝin du junaj viroj k uzis kontraŭ ŝi perforton, sekse malvirtigante ŝin sovaĝe. Policistoj kaptis la perfortantojn. Ili estas 22-jaraj junuloj — konataj kiel tre aktivaj preĝuloj, anoj de la preĝeja societo «Astra». — Tre bona ekzemplo pri religia frat-amo!
N. R., Pärnu.
EL GERMANIO
Pastro, respublika juĝistaro k «justeco»
(Esperanto-Servo.) En la urbo Rotenbah (provinco Silezio) loĝas la «senpeka» pastro Ŝram. Sed foje li estis «tre scivolema k malgranda voluptulo». Dum «oficiala konfeso» en la preĝejo li demandis knabinon 13-jaran: «ĉu vi jam havas belan mamon, ĉu vi jam havas la menstruon, ĉu vi jam rigardis kion patro k patrino havas malsupre?» La infano ne volis rakonti tion al siaj gepatroj. Sed, per interbabilado de la infanoj la afero venis inter la loĝantaro. Nun la patro de la infano volis pendigi sin, ĉar li ja estis bona katoliko. Komenciĝis longa torturado: policistoj, la pastro mem, la lernejestro k. a. per demandoj k minacoj volis «aliigi» la rakontaĵon. Sekve de tio la knabino volis memmortigi sin, trinkante puran alkoholon. Sed la knabino tiumaniere ne mortis. Dum la procedo kontraŭ la komunista redaktoro Bievald, kiu malkovris tiun skandalon, la knabino ne aliigis sian unuan rakonton. La «atestantoj» (amikoj de la pastro) volis konfuzigi la knabinon, sed ne sukcesis. Tamen ne la pastro estas punita, sed la komunista redaktoro (monpuno); kompreneble, ja pastro estas anstataŭanto de dio… Germanio, la «demokrata» respubliko havas bonan pastraron k bonajn juĝistojn?!
1851, Ŝvajdnic.
RESPONDA PARTO
Propraj nomoj nepre skribu preslitere, por eviti nenecesajn preserarojn.
Aro de raportoj ankoraŭ kuŝas ĉe ni neuzitaj. Ni provos, en plej proksima tempo ilin uzi.
Aktualaj raportoj ne estu samenhavaj, kiel raportoj aperintaj en la gazetaro, ĉar tiel neutilaj. Niaj raportoj havu specialan, prefere memimpresan karakteron.
11-a listo de raportoj en jaro 1929/30
65. Striko de arbarlaboristoj en «Ontario». 13 341 (Kanado). 66. Laboristoj venkis dum striko en «Hamilton». 13 341 (Kanado). 67. Oni timas pro la sovetia landlimo. 15 080 Arad (Rumanio). 68. Familioj de mortigitoj ne meritas subtenon. 15 080, Arad (Rumanio). 69. «Oni devus vin ĉiujn mortpafi.» N. R., Pärnu (Estonio). 70. Religiaj seks-malvirtigantoj. N. R., Pärnu (Estonio). 71. Pastro, respublika juĝistaro k «justeco». 1851, Ŝvajdnic (Germanio).
— pàgina 9 —
SENNACIULO — 129
TRA ESPERANTIO
INTER NI
Diversaj aŭtoroj dividas la evoluadon de la homa intelekto laŭ tri fazoj: la animisma¹, la religia k la scienca. Kaj d-ro Sigm. Freŭd, la fama elpensinto de la Psikanalizo, konsente kun tia divido, diras en sia verko: Totemo k Tabuo, jenon:
«En la animisma fazo, la homo atribuas al si mem la ĉiopovecon; en la religia fazo, li ĝin cedis al la dioj, ne tute tamen, ĉar li rezervas al si la povon influi la diojn (per preĝoj, ceremonioj ktp. Trad.) laŭ maniero, kiu igos ilin agi konforme al liaj deziroj. En la scienca koncepto pri la mondo, ne plu estas loko por la ĉiopoveco de l’ homo, kiu konscias pri sia malforto k rezigne akceptis la ideon morti, same kiel li submetiĝis al ĉiuj naturaj necesoj. Sed en la fido je la povo de la homa spirito, kiu atentas la leĝojn de la realo, oni ankoraŭ trovas postsignojn de la malnova kredo je la ĉiopoveco.»
Kaj en alia parto, klariginte diversajn procedojn de magio, per kiuj la primitivuloj opinias atingi iun celon, unuvorte kontentigi siajn dezirojn, Freŭd konkludas:
«La principo, kiu regas la magion, la teknikon pri la animisma pensmaniero, estas la kredo je ĉiopoveco de la ideoj.»
— Sed kion vi celas montri, pruvi per tiaj filozofiaj konsideroj?
— Kion mi celas! nu, rimarkigi al vi, ke nuntempe ekzistas multaj homoj, kiuj kelkrilate restas ankoraŭ ĉe la animisma fazo; ilia intelekto ne tre superas tiun de la primitivulo, kiu opinias per magiaj, sorĉaj, vortaj rimedoj kontentigi siajn dezirojn.
Jen aŭdu tiun oratoron kiu senĉese akcentas siajn paroladojn per krioj kiel: Vivu la Revolucio! Morton al la kapitalismo! k. s. Se li ne estas simpla fiaktoro, kiu ludas rolon, se fakte li kredas, ke tiaj krioj antaŭenpuŝas la revolucian movadon, li certe staras tiaokaze ĉe la animisma fazo; lia intelekto similas iagrade tiun de la primitivulo.
Kaj mi tre timas, ke eĉ inter la SAT-anoj troviĝos iuj, kiuj opinios, ke mi fariĝis «kontraŭrevoluciulo» nur pro tio, ke en ĉi tiu artikolo estas forgesite krii almenaŭ trifoje: «Vivu la klasbatalo! Vivu SAT! Morton al…»
Mi celas komprenigi, ke tute ne sufiĉas deziregi ion por atingi, ke niaj deziroj estu kontentigataj. Mi celas instigi la SAT-anojn, ke ili penu ĉiurilate forliberiĝi el la animisma k religia fazoj k atingi la sciencan, kie oni ne rilatas al siaj deziroj kiel al tujaj efektivigeblaĵoj.
Antaŭ ol kontentigi sian deziron flugi, la homoj devis konstrui aeroplanojn. Kaj tio postulis longan serĉadon, multe da pacienco k oferoj. Kiuj sin ĵetis el altaĵo en la malplenon, subtenate nur de sia deziro k forta volo flugi, tiuj simple rompis al si la kolon… E. L.
¹ La Legantoj, kiuj studis la diversajn sistemojn de filozofio, devas atenti, ke ĉi tie la vorto ne havas la signifon al ĝi donitan de Stahl, sed tiun de Tylor en sia «Primitive Culture».
VIA ABONO FINIĜIS…
Proleto, subtenu vian gazeton! —
Ho, ofte vin frapis ĉi trafa devizo!
Kaj ofte plenumis admonon vi peton,
Gazeton vivigis per pag’ de l’ kotizo.
Vi senhezite komprenis signifon
De l’ ĉiutaga jurnal’ en batalo,
Kaj por garantii prosperan vivon,
Vi ĝoje kotizis; fortiĝis jurnalo.
Sed apud la grandaj naciaj organoj
Klopodas, en preskaŭ senbrua modesto,
Mondskale, ide-esprimil’ de l’ SAT-anoj,
Proleta organo en fremdlingva vesto.
Ĉu vere fremdlingva — gazet’ esperanta?
Ĉu vere, prolet’, ne la lingvo plej kara?
Perilo fratiga, trans limojn liganta,
Estont-parolilo tutmond-proletara?
For indiferento kaj apatio!
Amike vin gvidu plej bona kunulo…
Ne post la aliaj! Sed tuj, antaŭ ĉio
Vi pagu do vian abonon al «S-ulo»!
N. B.
ESPERANTA MORSE-ALFABETO
Mi havas proponon, kiu modifas la alfabeton de K-do Ĥolm, aperintan en n-o 266:
. . . . h — — — — ĥ
. . . s . . . — ŝ
— . — . c — . — — ĉ
. — — — j — — — . ĵ
— — . g — — . — ĝ
En Germanio k Ĉeĥoslovakio oni uzas 4 punktojn por la h k 4 strekojn por la ĥ (ĉeĥe ch). La signo por ĉ similas nun signon de c, nur ŝanĝita estas la lasta punkto al streko. La signo ŝ ankaŭ havas strekon pli ol la signo de s. La sama diferenco estas inter ĝ kaj g.
K-doj praktikadantaj povas k devas nun diri, ĉu la alfabeto estas uzebla pli bone en interkonsento kun aliaj naciaj aŭ internaciaj morse-alfabetoj. La interpunkciaj signoj morsaj restas la samaj kiel en la uzitaj alfabetoj. Bonaj lernmetodoj akustikaj k optikaj ekzistas multnombraj.
Moravec (14 624), Magdeburg.
Klarigo de la Ekzekutiva Komitato de la SAT-Rondo Nov-Jorka
En sia kunsido de la 9. nov. 1929 la plenuma organo de la loka SAT-Rondo priparolis la artikolon, kiu aperis kun la subtitolo «Defend-artikolo» sur paĝo 34 de n-o 263 en «S-ulo».
Antaŭ ĉio ĝi malaprobe rimarkis la aperon de ĉi tiu artikolo pro la fakto, ke ties skribinto devas bazi siajn rimarkojn sur tia senrespondeca diro: «ŝajnas esti havinta malsukceson kun siaj grupstudantoj.» Tiu diro en si mem pruvas, ke la skribinto ne konas la faktan staton de la afero, sed parolas pro aliaj kaŭzoj k ke la ecoj de kursgvidanto estas nur de flanka intereso al li.
Pri tio ankaŭ atestas la fakto, ke neniu membro de la SAT-Rondo komisiis lin defendi ion aŭ iun. Krom tio K-do 12 452 ne estas samgrupano, ĉar nek estas grava por li, ĉu li aliĝis al organizo aŭ ne, nek estas grava por li pagi kotizojn, nek partopreni kunvenojn.
Ĉar la ecoj de kursgvidanto ne estas diskutpunkto, ni ne tuŝas tiun problemon, sed fingromontras al ĉi tiuj esprimoj faritaj en la artikolo: «Obstine insisti, ke la kursanoj sekvu personajn metodojn de instruanto; … Li estas kunlaboranto, ne altestaranta superulo; … li devas labori el la vidpunkto de siaj lernantoj k ne de sia obstino; … Ankaŭ li ne devas esti alimondano (pro kio do tiu rimarko!?) Maljuste K-do Saville parolas…»
Belega fasko da objektivaj rimarkoj, ĉu ne!? Sed K-do 12 452 estas la sola, kiu scias la rimedojn «Por perfekte instrui maturaĝan grupon»…
Strange, ke li estas tiu, kiu plendas, ke «K-do Saville stariĝis sur la monto Sinai k proklamas al siaj kunsuferantoj (!), aliaj grupinstruantoj, ke gruplernantoj estas maltaŭga aro da personoj, kiuj ĉiam scias pli multe ol ilia instruanto…» Vere, strange vere!
La E. K. de la loka SAT-Rondo Nov-Jorka atendas de la nun vojaĝanta, kritikema SAT-ano, ke li tuj post reveno aliĝu al la loka SAT-Rondo kaj post aliĝo pli regule ĉeestu la kunvenojn k poste el la fonto de sia riĉa scio superverŝu nin instrue, ĝis ni ĉiuj atingos la saman altan nivelon de klero, kiun li pretendas havi. Ĝis tiam la E. K. humile opinias havi la rajton konsili, ke tiu K-do kondutu pli laŭorganizane.
Membriĝo en organizo trudas voleakceptitajn devojn, inter kiuj respekte rilati al ĉiuj organoj ne estu la lasta. Ofte nur la malo estas konstatebla k la funkciuloj estas la bubobatatoj
— pàgina 10 —
130 — SENNACIULO
fare de tiuj, kiuj scias multe kritiki, sed fari pli bone ne kapablas.
Ĉi-lastan konkludon la E. K. opinias ankaŭ trafa por nia tuta SAT k ĝenerale k tial estas nia voko: Agadi organizatece estas necese unualoke; poste ĉiu rajtas kritiki!
Laŭ komisio Th. Weder (1307).
Radio-Nederlando
La Nederlanda Federacio de Laboristaj Esp-istoj ricevis permeson de Laborista Radio Asocio (VARA), stacio Hilversum, disaŭdigi je 14. 12. (sabate) de 20.40 ĝis 20.55 h. MET esp. programon. Ondlongo 1071. — Koresp. adr.: K-do P. Faulhaber, Marathonweg 15, II, Amsterdam.
Komunlaboristoj atentu!
En sia lasta kunveno en Berlin (okt.) la reprezentantoj de la internacia federacio de la personaro de komunumaj entreprenoj atentigis pri la valoro de faritaj spertinterŝanĝoj internaci-skalaj. Oni decidis eldoni komence de la jaro 1930 regulan trimonatan sciigilon en diversaj lingvoj, per kiu oni raportos pri ĉiuj gravaj aferoj en la sfero de l’ aliĝintaj organizoj, ekz. laborkondiĉoj, salajroj, sociaj k laboraj rajtoj, kondiĉoj de tarifkontraktoj de ŝtat- k komunumlaboristoj ktp. Plej necesa tasko de l’ oficejo estas esplorado k publikigo pri organizaj cirkonstancoj de l’ diverslandaj al la sindikata ligo aliĝintaj organizoj. Ankaŭ rilate al studvojaĝoj en diversajn landojn necesas havigi antaŭe akuratajn informojn por atingi la celon de tiaj vojaĝoj. Ĉiuokaze ni esp-istoj devos provi utili al la oficejo per esp.informado, devas mem peti diversajn informojn k esprimi la deziron, ke la sciigilo ankaŭ aperu esplingve. La adreso de l’ federacia sidejo estas: Berlin SO 36, Schlesische Str. 42.
TRA LA ESPERANTA GAZETARO
Klasbatalaj gazetoj
La 4-a n-o de esp.-lingva ISK-gazeto (ISK = Internacio por Socialista Kunbatalo), la lasta de l’ unua jarkolekto, enhavas du rimarkindajn artikolojn. Unu estas parolado farita de M. Speĥt je la memoro de L. Nelson, «laborinto por justeco», nelonge post lia morto. Interesa estas precipe ekkoni la admiron de Nelson por Lenin, ne kiel komunisto, sed kiel homo, kiu konsekvence aplikis siajn ideojn. La tutan paroladon de tiu virino travibras arda adoro, tiu de disĉiplo al majstro. — En dua artikolo (Internacia Socialista Organizado) A. Moore studas la karakteron de l’ ĝisnunaj politikaj Internacioj k konkludas, ke en ideala Internacio la membroj ne devas esti sendependaj naciaj partioj. (Ĉu tiaokaze taŭgus la vorto «Internacia»?), ke tia Internacio devas havi komunan prol. edukon. La aŭtoro opinias, ke ĉe anoj de la lab. klaso ekzistas sufiĉe vasta intereso pri internaciaj aferoj, sed ke necesas direkti tiun intereson tra organizitaj kanaloj. Kelkajn lingvajn mankojn ni trovis en tiu kajero.
Post kelktempa interrompo reaperas «Balkana Laboristo» (organo de prol. espistoj en Bulgario), kun neŝanĝita vizaĝo, t. e. senkompromise unutendenca. Krom esp-lingva parto (rev. literaturo) ni trovis en n-o 2 tradukojn el «S-ulo», «LNE» k esp-a «Mondo». Laborista Esperantisto en Nederlando, kiel informilo de bone disvolviĝanta LEA-organizo, okupas sin ĉefe pri internaj organizaj aferoj; ni trovas ankaŭ nacilingvajn propagandartikolojn kiel «Lab. junularo k esp-o». En ĉiu n-o krome troviĝas atentigoj pri SAT k montriĝas klopodoj vivigi la en Göteborg akceptitan konvencion inter SAT k LEA.
N. B.
Ankoraŭ faka revuo akceptas esperanton
Post kiam la Moskva abelista revuo akceptis esp-on por sia eksterlanda fako, nun ankaŭ la gazeto «Abelo k Abelejo» (adr.: Sverdlovsk, Uralsk. obl. Dom Krestjanina, Ĥlebnaja ploŝĉ. USSR) alvokis esp-lingve por interligo kun alilandaj abelistoj esp-istoj k intencas presigi en la gazeto la plej interesajn artikolojn en esp-o. Eksterlandaj samfakanoj subtenu la intencojn de la redakcio en la servo de nia movado!
ĈE LA RELIGIULOJ
La katolika esp. movado (ĝia organizo IKUE) montras por 1928/29 laŭ la kongresraporto nur malgrandan progreseton: 1443 membroj en 1929 kontraŭ 1373 en antaŭa jaro. La plej granda membrokvanto (567) estas en Nederlando, sekvas Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥoslovakio en granda distanco. En Italio la organizo preskaŭ mortis. Ĉefaj lastjaraj progresoj en Belgio k Ĉeĥoslovakio.
* * *
La Oomoto-propaganda organizo en Eŭropo alvokas kolekti monsumon (ĉ. 1 milionon da dolaroj!) por starigi «Domon de Homamo» en iu centro de Eŭropo «kiel simbolon de nova epoko, kiu gvidos la homaron al vera kredo…». Ĝis nun kolektiĝis nur 3773 fr.fr. (= ĉ. 135 dol.). Ni atendu pacience, sed scivoleme, por ekscii kiom da mono donacos la kreduloj. Tre certe la miliono kolektiĝos, se la admirantoj de lia mesia moŝto Deguĉi estas tiom riĉaj, kiom … malsaĝaj.
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
[BILDO p.10 | 64,7,90,13] Kadrita desegnaĵo de malfermita libro kaj plumo, super la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Poemaro el Hungarlando (hungaraj poetoj de la XVI-a jarcento ĝis niaj tagoj). Esperantigis Francisko Szilágyi. Eldono de la «Vajda János», Literatura Societo, Budapest 1929. 89 pĝ. Form. 13×20 cm. Prezo nemontrita.
El la lando, kies cigana muziko nin ĉarmas, alvenas kolekto da poemoj el inter la plej eminentaj cerboj de la hungara popolo, en vesto, kiu nin ĉagrenas…
Jam cetere la lingvo de la prozaj antaŭparolo k finvortoj montras al ni, ke la interpretisto entreprenis tro riskan agon: meti esp-an veston al hungaraj poemoj k ne mire, ke li bankrotis. Ni ne dubas, ke ĝi povis esti bona ekzerco por la tradukinto, sed tute nenecesa monelspezo por la Vajda János. Ĉu tiu societo ne povis transdoni la aferon al pli kompetentaj manoj, al pli talentaj interpretistoj, kiuj ja tute ne mankas en Hungario?
La tradukinto (kompreneble!) ne forgesis al la fino de tiu Poemaro meti sin en la liston de la plej eminentaj hungarlingvaj poetoj, per — originala esperanta poeziaĵo! Se la tradukinto intencis al la florbukedo de hungara poezio aldoni nomojn de hungaraj esp-aj poetoj, tiam ne mankis aliaj nomoj, kiuj almenaŭ donis ion el si al nia poezio. S. G.-K.
Amuzaj Rakontetoj originale verkitaj de Pekef, skribitaj en esperanta stenografio Duployé-Flageul. 16 pĝ. Form. 10½×16 cm. Prezo 1.50 fr. fk. Eld.: Esp. Stenografio, 9, Bd. Voltaire, Issy-les-Moulineaux, Seine, Francio. 1929.
Nur sciantoj de l’ nomita stenografisistemo povas ĝui la enhavon de tiu en tre modesta formo prezentita kajero, hektografe presita. (Kiu mendos la broŝuron, ricevos je deziro senpage lernolibron de l’ Flagöla stenografio.)
Lies and Hate in Education (Mensogoj kaj Malamo en Edukado) de Mark Starr. Eldonejo: Hogarrth Press, 52 Tavistock Square, London W. C. Form. 12×18 cm. 194 pĝ. Prezo 5 ŝil.
En la antaŭparolo, nia bone konata K-do SAT-ano diras, ke li ne povus kolekti la tutan materialon por ĉi tiu libro sen la helpo de aliaj SAT-anoj; esperanto cetere estas ne malofte menciata kiel grava helpilo, kio plej trafe diskonigas nian aferon. Ni rekomendas la dokumentoriĉan volumon al ĉiuj anglolingvanoj.
Klucz do Esperanta. Esperanto-Ŝlosilo (modelo Ĉefeĉ) en pola lingvo. Prezo: 50 gr. Form. 7,5×11 cm. 48 pĝ. Havebla ĉe Eldonejo «Esperantista Voĉo», Jaslo.
La konata konciza gramatiko k vortareto por pollingvanoj. Bedaŭrinde mankas en ĝi adresoj de Pola LEA k SAT.
— pàgina 11 —
SENNACIULO — 131
D-ro Herm. Grossmann, La esenco de l’ Bahaismo. Trad. H. Greff. Eld. Bahaa Esp.-Eldonejo, Wandsbek (Germ.), Postfach 8. 8 pĝ. Form. 15×23 cm. Prezo ne indikita.
Tre konciza resumo pri l’ esenco k celoj de l’ Bahaa religi-movado k ĝia pozicio al div. vivproblemoj.
D-ro Pfeffer, Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Tagblatt-Biblioteko, Steyrermühl-Verlag, Wien I, Wollzeile 20. 48 pĝ. Form. 12×19 cm. Prezo ne indikita.
La tria eldono de tiu ĉi praktika vortaro, kiu entenas ĉiujn oficialajn radikojn de l’ Akademio (tiuj de l’ kvara Aldono estas aparte aldonitaj) k la plej ordinarajn fakesprimojn.
SIVAĜI de Lakshmiswar Sinha, Sceno el Hinduja historio de la 17-a jarcento. Form. 20×13 cm. 68 pĝ. Prezo: sved. kr. 1.50. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 1929.
Oni devas laŭdi la entuziasmon de la juna hindo L. Sinha, kiu, post «apenaŭ unujara lernado» de esp-o, traveturas Svedion farante esp-ajn lekciojn k kiu eldonis sian unuan verkon en esp-o. Ĝi estas en la formo de dramo k priskribas la lukton inter Sivaĝi k Aŭranĝeb, reĝoj de Norda k Suda Hindio respektive k la perfidon de tiu lasta.
Bedaŭrinde la verkad-maniero ne pravigas la alprenon de tiom ambicia tem-formo k ankaŭ la aŭtoro prefere estus doninta al ni simplan rakonton riĉigitan per klarigoj pri hindaj kutimoj k moroj. La verko ne estas literatura, havante neniajn ideojn originalajn k eĉ kelkaj pecoj alproksimas banalon. Ekz. la reĝino Lilavati diras: «Se via popolo ne sufiĉas, estu certa, ke via reĝino iros en batalkampon por savi siajn infanojn» k. s.
La verko nek pli estas bona por ludi, ĉar, krom la abrupta, naiva frazaro, la scenoj estas tre mallongaj, kelkaj el nur 5, 6, 8 frazoj. Estas 10 scenlokoj, kelkaj uzataj ripete. Ankaŭ la scenlokoj ne estas akurate presitaj: diroj de du personoj estas kunigitaj ktp.
Ĉu la antaŭvorta promeso, doni «ideon pri tiu tempo en Hindio» estas plenumita? Mi kredas, ke ne; preskaŭ ne ĉeestas klarigoj pri ĝi. Tamen, oni ne senkuraĝigu junan aŭtoron pro lia unua verko; li donis skizon pri interesa historia epizodo. Lia esp.-lingvo estas ĝenerale bona, kvankam li uzas la vorton «mistika» ofte k strange (devus esti «mistera»!), ankaŭ la neologismon «mesaĝo» (por «sendita diro») k. c. La libreto estas bele presita. E. K. L.
Die Linkskurve (La maldekstrenkurbiĝo). Monata revuo. 1-a jaro. Kajeroj 3, 4. Eldonantoj: J. B. Beĥer, And. Gabor, K. Kläber, E. Vajnert, L. Renn (revoluciaj verkistoj). Prezo: 0.30 mk. g. po kajero, 32-paĝa. Form. 14×21 cm. Intern. Arb.-Verlag, Berlin C 25, Alexanderstr. 28. Germanlingva.
Enhavo: Kritikoj pri l-a [?] burĝaj literaturo, scenejo, lernejo; laŭdartikoloj pri sovetia kulturpolitiko; anoncoj pri novaperintaj, ĉefe kom.-tendencaj libroj.
MEMORNOTO
Represis el «S-ulo»:
Volksstimme, Chemnitz, 23. 11., Mortintfesto en Serbio, Krasni Tid, Iv. Voznesensk, nov., El Ĉinio (255), Balkana Laboristo, Sofio, n-o 2, okt., Vojaĝo tra Sov. (de 12 452), Pravda Severa, Arĥangelsk, 25. 9. Nacia festo en Hisp. (258), 10. 10., kapit. en lab. vivo (fragm., 256), Sunday Worker, London, 24. 11. (alvokoj en esp-o el n-o 267).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Volksstimme, Chemn., 5. 10., 11. 11., Glauchauer Ztg., 3. 9., 24. 10., 30. 10., Glauchauer Tagebl., 29. 8., 3. 9., Sächs. Volksbl., Zwickau, 10. 10., 23. 10., Stadt- u. Landztg. Crimmitschau, 11. 10., Kinderland 1930, kalendaro de germ. soc. infanaro (artik. por instigi la infanojn lerni esp-on). Signalen, Stokh., 14. 11., 21. 11., Zaĉistka, Kiev, 1. 10., ITF-Bulteno, A’dam, nov., Smiĉka, Petropavlovsk, 7. 10., (alvoko en esp-o), La Dépêche Dauphinoise, Grenoble 17. 11., L’Humanité, Metz, 21. 11. (ankaŭ pri SAT), Der Republikaner, Mulhouse, 29. 10., 25. 11., Le Progrès, Lyon, 21. 11.
Peresper. materialon enpresis:
Krasni Tid, Iv. Voznesensk, nov., Zaĉistka, Kiev, 5. 11. (tuta pĝ.), Kieva Proleto, 7. 11., L’Humanité, Metz, 21. 11., Pravda Severa, Arĥangelsk, 18. 10., 22. 10., 28. 10., 29. 10., Komsomolec, Arĥangelsk, 18. 10., Volksstimme, Chemnitz, 5. 10., 8. 10., 15. 11. (sal. al komunum-elekto el Oldham k Amsterd.), Kämpfer, Chemnitz (sal. pro rev. datrev. el Leningr., Kaluga k Pskov).
NIA POŜTO
3257. — Jam delonge ĉiu ajn povis legi viajn informojn pri rezulto de balotoj en sia ĉiutaga gazeto! Sekve tia materialo ne taŭgas por «S-ulo». La alian manuskripton ni gardos por «felietono».
10 522. — La unue sendita manuskripto jam en presejo. La lasta aperos resume kun alia simila materialo post kelkaj semajnoj. La materialo por «L. L.» estos utiligata laŭbezone.
14 509. — Via artikolo aperos.
3930. — Ni uzos vian artikolon.
13 885. — Via manuskripto presiĝos, — resume, pro abundo je samspeca materialo.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
BRITIO
— Kelkaj gejunuloj dez. koresp. pri ĉ. temoj. Adr.: K-do C. Newman, 25 Simpson Avenue, Higham Ferrers, Northants.
ĈEĤOSLOVAKIO
— Tutmondaj Gek-doj! Kiu sendos (por ekspozicio) sialandajn ilustr. infangazetojn, ricevos nepre kion ajn laŭ deziro. Adr.: K-do F. Ŝilha, Luze u. Vys. Myta.
GERMANIO
— Hispana K-do (laboristo), dum libertempo lingvolernanto, dez. koresp. kun germana K-dino. Adr.: G. Munoz, Zimmerstr. 84, b. Pfennig, Berlin, SW.
— LEA-grupo dez. koresp. kĉl., pri ĉ. temoj. Adr.: K-do Max Franke, Bösdorf/Elster b. Leipzig.
Adresŝanĝo. — K-do Gg. Wich (vitristoj), Rohrlachstr. 20, Hth. I., Ludwigshafen/Rh., (antaŭe en Mannheim).
— 4 junuloj, sportuloj dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. Certe resp. Adr.: K-do G. Sohr, Poisentalstr. 42, Freital II./Sa.
— 14 gelernantoj de esp. kurso ĉe sportunuiĝo «Fichte» serĉas gekorespondantojn el ĉl. Resp. garantias SAT-ano 9553. Adr.: K-do K. Stutterheim, Prinz-Heinrich-Str. 3/0 r., Berlin-Lichtenrade.
HISPANIO
— Gek-doj en finiĝinta esp. kurso dez. koresp., por perfektigi sin, pri sporto, kulturo. lab. vivo, fotado. moroj kĉl. Adr.: K-do José Carnicer, Armas 92, Zaragoza.
HUNGARIO
K-do Emeriko Baramjai, I. Horthy Miklos ut. 56, Budapest, interŝ. librojn k serĉas koresp-antojn por siaj gelernantoj.
K-do Adalberto Cziffery, I, Nyars u. 1, Budapest, serĉas serioz. koresp-antojn el Nederlando k Sud-Ameriko.
K-do Ladislaus Spierer, IX., Üllöi ut. 53-a, Budapest, interŝ. esp. gazetojn, librojn nur kun seriozuloj.
— pàgina 12 —
132 — SENNACIULO
PORTUGALIO
K-do Artur L. Ramos, Rua Victor Bastos 64, Lisboa, dez. koresp. kun kooperativistoj ĉl. k interŝ. koncernajn propagandaĵojn.
— Pri Taylorismo ktp. ni dez. scii la plej bonajn verkojn, ĉu france, angle aŭ germane. Skribu al: S. U. Metalurgica de Lisboa, Rua da Esperança 122, 2º, Lisboa.
SOVETIO
K-do J. Karbe, ul. Svobodi 37, kv. 1, Jaroslavl, dez. koresp. kĉl. pri politikaj, vivmanieraj temoj, L, PI, gaz., ĵurn. Certe resp.
— 2 Seriozuloj — V. Marionov k I. Kazakov, Krasnoarmejskaja 78, kv. 2, Samara, dez. koresp. kun ekstereŭropaj K-doj pri ĉ. temoj. Certe resp.
— La komsomola ĉelo je la nomo de Karl Libkneĥt, dez. koresp. kĉl pri la vivo de junularo. Adr.: K-do M. Gerasimov, Berezovyi 9, Sergiev, Mosk. gub.
— Junulo (17 j.), dez. koresp. kun ajnaj gejunuloj ĉl. Adr.: K-do Nikolao Ĉursin, ŝkola gletka, Kuzneck. Siberio.
Gravege!
Jenaj grupoj deziras konstante koresp. kun la samaj organizoj eksterlandaj: junkomunista ĉelo, ĉelo de Int. Ruĝa Helpo, radioamatora rondeto, turista grupo, rondeto de komencantoj kaj apartaj studentoj. Sendu multnombre L, PI (bfl), gazetojn, fotojn, esperantaĵojn. Ĉio sendube estos rekompencata. Ni ŝanĝas vortarojn esperanto-diversnaciajn. Adr.: K-do Eŭg. Melnik (SAT-ano 12 874), Goroĥovska 16, Politeknikumo de ligilo, Moskvo, 66.
IRH-anoj, atentu!
[BILDO p.12 | 13,62,18,71] La literoj M, O, P, R vertikale unu sub la alia, ĉiu en kvadrato.
Nord-landa Komitato de MOPR (I.R.H.) nun organizinte esperanto-kurson por Mopr-anaro de urbo Arĥangelsk, tre volas starigi firman, konstantan korespondadon kaj interligon kun IRH.-ĉeloj kaj ties individuoj en tutmondo. Viaj leteroj estos larĝe pridiskutataj inter la kursanaro kaj taŭgaj leteroj estos utiligataj en loka gazetaro. Ni interŝanĝas per fotoj. :-:-:-:-: IRH.-anoj helpu plivivigi nian laboron. Multnombre revoku.
Adreso: U.S.S.R. Arĥangelsk. Sevkrajkom MOPR Esperanto-kurso.
K-do Johano Kalaŝnikov, Leninstr. 1, Semipalatinsk, dez. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do P. Belokon, Star. Saltov, Ĥark. okr., Ukrainio, dez. koresp. kĉl, pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
En decembro finiĝos multaj abonoj, kiu ne deziras interrompon en la liverado, bonvolu tuj reaboni!
K-dino Olga Maslov (17 j.), Ŝmidta 70, Livni, Eleck. okr., dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.
K-do Nikolao Gusev, Oetjabrsjkoj [?] j. d., st. Volĥovo, dez. koresp. kĉl individue k kolektive, interŝ. gazetojn.
Adresŝanĝo. — K-do Gurov informas siajn amikojn, ke la nova adreso estas: Stalingrad/Volgo, Respublikanskaja ul. 13.
K-do M. Timakov, Industrialnij teĥnikum, Ĉeĥovskaja 55, Taganrog, dez. koresp. kĉl pri ĉ. temoj.
K-do Umer Agaev, derev. Kiziltaŝ, Jalta, Krimeo, dez. koresp. kĉl pri pedagogio.
[BILDO p.12 | 48,48,56,53] Kvinpinta stelo super la anonco de la gazeto «Zvezda».
Redakcio de gazeto «ZVEZDA» (stelo)
aperanta en la plej granda ukrainia metalurgia centro, petas internaciajn labkorojn kaj ĉiujn laboristojn sendi amase let. k presaĵojn pri lab. vivo k batalo. — Rekompenco: post 2 taŭgaj korespondaĵoj — abono al «S-ulo» aŭ alsendo de SAT-literaturo. Adr.: USSR, Dnepropetrovsk, gazeto «Zvezda», masviddil.»
Gek-doj el la tuta mondo!
Bonvolu sendi al ni salutojn multnombre por nia propagandekspozicio, kiun ni aranĝos la 12-an de decembro 1929. Ni respondos al ĉiu. Sendu tuj! Lab. Esperanto-Grupo Wilh. Wieschendorf, Roonstr. 30, Schwerin i. M., Germanio.
K-do V. Abramov, Poŝtkesto 1, Sizran, C.-V. ĵ. d., dez. koresp. kĉl pri tekniko. Resp. garantiata.
K-do V. Novikov, ul. Baumana Poslannikov per. 7, kv. 10, Moskvo 5, dez. koresp. kĉl, PM.
K-do N. Rusakov (studento en antireligia universitato), Spartakovskaja pl., Baumanskij Kooperativ, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj, precipe pri antireligiaj.
K-do Miŝa Mutjuŝin, 1. Artilerijski per. 4/5, Odessa, dez. koresp. PK, fotokartojn. Resp. garantiata.
D-ro K. Lavrentjev, Sadovaja-Samoteĉnaja 2, kv. 12, Moskvo 6, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl, PI, esp-aĵoj.
K-do Brisskij, Bagatogo ul. 37, Odessa, interŝ. PK, PI, L, il. gaz. kĉl. Resp. garantiata.
K-do Gubij, ul. Sverdlova 55, Odessa, dez. koresp. kun seruristoj, fervojistoj, pneŭmomartelistoj, fiŝkaptistoj, L, PK, PI, gaz., esp-aĵoj.
K-do Vengorcev, Knijni Sklad Centrosojuza, Marosejka 7/8, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
— Laboristoj k junkom-istoj el kudra fabriko dez. koresp. kun samprof. k junkom-istoj el ĉl. Resp. gar. Adr.: Kiev, Bratska 16, Ŝvej-fabrika, Jaĉejka LKSM.
— 140 gelernantoj k pioniroj de 2-a laborlernejo dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Resp. garantiata. Adr.: Ukrainio, Kremenĉug, 2 Trudŝkola, Ŝevĉenkovskaja ul.
SVEDIO
K-do Gustav Persson, Via Skagene, Hammarö, dez. koresp. kĉl., pref. kun aziaj K-dinoj.
K-do Filip Fredrikson, L. 178, Vingåker, dez. koresp. kĉl., L, PI.
ENHAVO:
pago
- Nacia evoluo en la nuntempo . . . 121—122
- El Kanado . . . 122
- Letero el Jugoslavio . . . 122—123
- «La tigro» mortis . . . 123
- Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) . . . 124
- Naciisma reviviĝo en la nova Rusio . . . 125
- Diskutejo . . . 126
- Faktoj el Nederlando . . . 126
- Sennaciula Liberpensula Paĝo . . . 127
- Esperanto-Servo . . . 128
- Tra Esperantio . . . 129—131
- Korespondado, Anoncoj . . . 131—132
Abontarifo al Sennaciulo:
(La unua nombro montras jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)
Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgoj 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉeĥoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.
MONON ONI SENDU: rekte al la Administranto de SAT, Richard Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-O-27 (Germanio), poŝtĉekkonto 6835 aŭ pere de unu el la jenaj poŝtkontoj, ĉiuj je la nomo de R. Lerchner: Bruxelles, 227 848 — s’-Gravenhage, 142 084 — Praha, 501 007 — Stockholm, 4268 — Warszawa, 191 335 — Wien-D, 137 725 — Zagreb, 40 040 — Kobenhavn, 14 938 — Zürich-VIII, 15 929 — La francianoj pagu al Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris-XX, per la poŝtkonto 1234—22. — La sovetianoj al CK de SEU, poŝtkesto n-o 630, Moskvo. En landoj kie ni ne havas poŝtkontojn, oni pagu per ŝtataj monbiletoj en registrita letero.
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
Núm. 272, 19 de desembre de 1929
Facsímil: escaneig a Internet Archive
El número, sencer
— pàgina 1 —
6-a Jaro. N-o 272 — APERAS SEMAJNE — 19. Decembro 1929
[BILDO p.1 | 42,4,57,13] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo de la kaplinio, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
KULTURA KAJ INTERHELPA ORGANIZO DE PROLET-ESPERANTISTOJ
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Kolmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerhner
KIAL PERSISTAS LA KRISTNASKA TRADICIO?
Ni konfesu al ni mem malkaŝe, ke malgraŭ ŝanĝita ekonomia cirkonstancaro de l’ nuntempo kompara al antaŭaj jarcentoj, malgraŭ niaj klasbatalaj postuloj kaj metodoj, malgraŭ formiĝo de novaj ĉiam modifiĝantaj klasrilatoj en ĉiuj landoj de la mondo, milion-amasa industria proletaro kun kreskanta tendenco, — ideologie la ŝanĝiĝoj estas malgravaj, malgrandetaj. La plej granda parto de l’ laboristaj amasoj treniĝas en la vojsulkoj de malnovaj tradicioj kaj kutimoj signitaj de antaŭirintaj klasoj. Plej karakteriza estas la Kristnaska festo.
Ateistoj, liberpensuloj — por tute ne paroli pri la nekonsciaj proletaj elementoj, kiuj konsistigas la grandan laborulan armeon —, restas koncerne al «Kristnasko» — malraciaj. Precipe, kie estas familio, estas infanoj, ni observas ĉiujare la saman fakton, ke ankaŭ klasbatalantoj sinceraj kaj principojn ŝatantaj obeas la ĝeneralan senton kaj animan staton, festas iel la tradician feston de Amo kaj Paco. Kaj ni aŭskultu iliajn argumentojn, kiuj estas preskaŭ ĉiam la samaj: «Jes, certe, ni ne kredas je la sensencaĵo, ni estas liberpensantaj homoj, la legendo nenion valoras por ni — sed… estas simple familia festo, ĝi fortigas la familian solidaron, ĝi feliĉigas niajn infanojn!»
Kontraŭ tia argumentado plej ofte la racio vane batalas. Kaj tio estas komprenebla, ne nur ĉar tradicioj, ideoj enradikigitaj de longaj jarcentoj havas ankoraŭ forton postdaŭri, kiam jam ŝanĝiĝis la objektivaj materiaj kondiĉoj, sed ankaŭ kaj ĉefe — ĉar mankas tio, kio anstataŭus la malnovan ideologion, aŭ almenaŭ ne sufiĉe alestas en la spiritoj, por venke likvidi la malnovon.
Estus malsaĝe kritiki en negativa maniero pri «oportunismo» aŭ postuli abrupte ĉesigon de tradicia kutimo sub la minaco «nomi stultaj dikredantoj kaj religiuloj» tiujn, kiuj daŭrigas festi, ne pensante eĉ unu momenton verdire pri religiaj formoj de l’ festo, sed nur penetrite de la ideo feliĉigi junajn animojn. Tia ago signifus nur subtaksi la rolon de l’ sentaro en la vivo de l’ homoj, trotaksi la fortojn de pura homa racio. Kontraŭbatali ni devas, jes, laŭ niaj ebloj, tiajn festojn, kiuj apogas la burĝan ideologion potence, sed ne kondamni la tradiciemulojn — ne donante al ili rimedon por liberiĝi. Kun la negativa kritiko devas esti ligita pozitiva fingromontro. Se la kontraŭbatalo estas abrupta, kruda, ni atingos facile la malon de tio, kion ni celas: niaj K-doj en Sovetio, ŝajnas, sufiĉe spertis tion en sia kontraŭreligia batalo; ili scias, kion signifas voli trudi novan spiriton al religiuloj, eĉ al ekskreduloj. La spontana reago de l’ truddevigitaj personoj montris al ili, ke oni devas elekti pli singardajn rimedojn por veni al la celo.
Fakte, en landoj, kie la kapitalisma ideologio ankoraŭ estas centoble pli forta kompare kun la novaj ideoj, kiujn timeme alportas nova laborista generacio, — t. e. ĉie en la mondo escepte en Sovetio (kaj eĉ tie la batalo pro venko de novaj ideoj estas nur en komenca stadio) — estiĝas neeviteble por proletaj gepatroj, eĉ plej klaskonsciaj, la konflikto: kiel kompensi la infanojn, kiuj vidas ĉie siajn kamaradetojn ludantaj, pridonacataj, el la provizoj de l’ lukse garnitaj magazenoj, kaj ĝoje feliĉaj. Kiel klarigi al ili la aferon en komprenebla, t. e. la sentojn de l’ infanoj tuŝanta maniero? Se la gepatroj persistas, konsekvence rifuzas donaci al siaj idoj en tiu tempo difinita, kiam kvazaŭ psikozo atakas la tutan infanaron, — tiuj infanoj neniam komprenos la motivojn, ili sentos sin ĉagrenitaj kaj malpli valoraj ol aliaj infanoj. Ni devas konsideri, ke nature la kolektivsento ĉe infanoj ĉiulandaj (ankaŭ en la individuema Francio) estas tre forta, per lernejo, komunaj ludoj, promenoj ktp. La kolektiveco estas natura bezono de la infano (kiel ĝi estis la natura stato de l’ primitiva homo, kio tamen ne signifu, ke mi konsideras la kolektivecon kiel malsuperan formon: Male! Mi opinias, ke per kolektiva vivado la individuo povas nur gajni, neniam perdi).
Oni vidas, ke infanhavaj gepatroj liberpensaj okaze de Kristnasko troviĝas en malfacila situacio. Eble la bona volo ne mankas ĉe ili eduki en novaj formoj, helpi krei alian spiritostaton. Sed ili vidas sin en medio, kies spiritostato konstante influas per multego da influiloj, kaj se ili mem, dank’ al sia racio, povas eviti tiun influon, ilin tamen igas la granda animdoloro de l’ etuloj malraciaj pro sia aĝo, fari reirpaŝon kaj konsenti partoprenon je la festo kune kun la tuta samaĝularo.
Kion do faris la proletaj organizoj politikaj kaj kulturaj, kiuj ekkonsciis pri tiu stato? Ili simple maskis la aferon en plej multaj okazoj. Ili lasis la radikon kaj faris nur formalajn ŝanĝojn. Same kiel la liberpensulaj unuiĝoj, kiuj imitas la religiajn ceremoniojn de «firmigo» kaj «sankta komunio» por gejunuloj forlasantaj la lernejon, anstataŭigante la ekleziajn gestojn kaj manipulojn per laikaj. La proletaj organizoj vidis kompreneble, ke necesas fortiri la infanaron de
— pàgina 2 —
l’ burĝaj kristnaskaj festoj. Sekve ili… imit-konkuras, samdate kaj samhore kaj eĉ ofte restas la nomo «Kristnaskofesto»; eventuale oni aldonas nur la vorton «Ruĝa» por distingo. Kompreneble tio estas tre oportuna. Oni evitas tiel la infanplorojn, feliĉigas… eĉ oni starigas Kristnask-arbojn laŭkutime, ornamante ilin anstataŭ per Krist-krucetoj kaj Betlehemaj steloj — per ruĝaj flagetoj kaj sovetaj steloj, kaj solvas tiel la konflikton: la konscienco estas trankvila: oni festis revolucie…
Ĉu tia solvo estas taŭga kaj inda? Certe ne. Ĉar la fetiĉismo restas. Persistas la malnova tradicio ĝis la detaloj en proletaj rondoj, — kio pruvas, ke la laborista klaso ankoraŭ ne lernis pensi memstare kaj — ne havas anstataŭaĵon (ĉar ne sufiĉas neniigi, necesas plenigi malplenon).
Homoj volas kaj rajtas ĝoji kolektive. Fortaj devas helpi malfortajn — tio estas proleta (homa) etiko, kaj al tio apartenas, ke plenaĝuloj donacu al infanoj…, tiu principo validos en ĉia socio. Kiu proponas solvon laŭracian, liberpensulan kaj nuntempe aplikeblan — kiu samtempe ne sentigus al la infanoj mankon de feliĉo, envion kaj jaluzon pro samaĝuloj ĉirkaŭ ili riĉe pridonacitaj? Laborista idaro, jam vivanta mizere, jam sendonaca dum plej junaj jaroj, bezonas pli ol aliaj feliĉigon. Individua, arbitra, neorganizita donacado kontraŭas nian priamasan koncepton. Ni, kiuj celas kunigi per niaj ideoj, sub unu standardo amasojn, ni agu ĉiam laŭ amasa skalo, ne laste rilate al komuna edukado… Temus sekve, kiel oni nun dekrete provas en Sovetio, kontraŭstarigi al tiaj potencaj ideologiaj faktoroj, kia estas Kristnasko, ali-date speciale proletajn festojn, ĉe kiuj infanoj trovus kontentigon por siaj bezonetoj kaj popularigi ilin kiel la 1-an de majo (kiun daton mi ne proponas por ne forviŝi la batalkarakteron de tiu tago). —
Estus maljuste, se mi ĉi loke ne mencius la klopodojn de la proleta junularo (en Germanio kaj kelkaj aliaj landoj) anstataŭigi Kristnaskon per «sunturniĝ»-(solstic-)festoj (en somero kaj en vintro), kiuj estas aranĝataj en la mezo de l’ libera naturo, kun freŝo rimarkinde kontrastanta al la ĝisnunaj kutimoj. Tiuj aranĝoj montras firman volon rompi kun konvencioj kaj malnovaj tradicioj kaj — oni ne troigas dirante, ke ili fariĝis tre popularaj en la koncernaj medioj. Se ili ankoraŭ ne povas sukcese konkuri kun la Kristnasko-festoj, almenaŭ la elpaŝo, la ekkomenco estas ĝoje aprobinda kaj subteninda de ĉiu liberpensanta homo, ĉu juna, ĉu maljuna.
Kial tie la infanoj ne trovu kompenson por la tradicia familia Kristfesto? Ĉu ne kun dorsosako kaj kordmuziko, akompanataj kaj «patronataj» de l’ gejunularo pli aĝa, ili povus trovi la feliĉon kaj la profundajn impresojn, kiujn al ili donis ĝis nun la kristana festo aŭ ĝia kopio? Tio ankaŭ estas la unua paŝo por transformi la nun regantan familian hierarkion. Mankos la Kristnasko ĉirkaŭ la familia tablo, la preteksto, ke necesas simbola familia festo, perdos sian validon, kaj eĉ skeptikuloj ne dubu, ke la infanoj en tiaj «festoj» libernaturaj, prizorgataj de siaj pli aĝaj fratoj-kamaradoj, trovos la saman feliĉon animan, la saman kontentiĝon kiun ili sentis antaŭe ĉe piedo de la Kristnaska arbo kun donactablo.
Ĉu aranĝo de tiuj novaj festoj kaŝas en si danĝeron de nova tradicio? Miaopinie ne, ĉar estas la junaj, kiuj ilin kreas kaj vivigas, kaj inter la junaj estis ĉiutempe la plej grandaj malamikoj de tradicioj. Ĉe tiaj festoj ne estos idoloj, dioj, fetiĉoj, kaj mi pensas, ke ĉe ili la plej junaj devus stari en la centro, ĉar la infanaĝo estas mallonga periodo, dum kiu kelkaj impresplenaj okazoj povas havi bonfaran efikon por la tuta estonta evoluo de l’ kreskantoj. Ne imiti la religiulojn, sed fortigante Novon venki ilin, devas esti nia devizo.
Bartelmes.
? Nova SAT-revuo por edukistoj? Atentu venontajn numerojn!
Kaduka ve-kanto
Ĉiujare, kiam alproksimiĝas januaro, miaj karaj gekorespondantoj sendas al mi amasojn da bondeziroj okaze de la Nova Jaro. Ili vere ne scias, ke nur unu n-o ŝanĝiĝas, sed ke niaj vivkondiĉoj restas la samaj. Kompreneble mi riproĉas tion al ili, klarigante, ke tio utilas neniom; ke ili similas al kamparanoj, kiuj preĝas por pluvigi aŭ al virinoj, kiuj ekbruligas vakskandelojn por ricevi iun rekompencon de dio. Kelkaj respondis, ke mi pravas. Aliaj, ke tio ne gravas, ke estas simple la kutimo kaj ke mi ne bezonus ekkoleri pro tia bagatelo.
Tiun parolon mi ne povas konsenti. Sciu bone, ke pro la kutimo oni fumas, drinkas, oni vizitas preĝejojn, bordelojn, oni edziĝas spite la amleĝaro, oni kroĉas super sia lito la bildon de tiu granda naivulo Jesuo aŭ similulo, oni patriotiĝas kaj konsentas morti por la patrio de la industriistoj, oni estas sklavo de la modo, oni vizitas kinojn, en kiuj ni estas stultigataj, oni ripetas, kion ni aŭdis ne serĉinte la veron, oni fanatikiĝas en iuj politikaj partioj, oni konsentas loĝi en domaĉoj. Pro kutimo oni eĉ demetas sian ĉapelon antaŭ sia mastro.
Marceau (7767).
Italio, Musolini kaj aŭstriaj «hejm-defendantoj»
La provokado de aŭstriaj «hejmdefendantoj» kaj naci-liberigaj intrigoj de la hungaroj evidentigas ioman interligitecon je ago kaj faro. Apenaŭ iu povas imagi, ke tiuj ĉi malpacoj en centra Eŭropo estas direktataj el unu sama agcentro kaj ke post ili staras la faŝista diktatoro Musolini. En Köln (Germanio) la estinta popoldeputito Miglioli faris malkovron, kiu vekis grandan atenton. Miglioli konstatis, ke Musolini preparas faŝistan mezeŭropan Ŝtaton, kaj ke en Aŭstrio estas farita grava komenco. Musolini planas starigon de granda Katolika Ligŝtato malsupra-danuba, laŭeble kun reĝo ĉekape. La reĝo de tiu Ŝtato devus esti Habsburgano. Al tiu ĉi nova Ŝtato devos aparteni: Aŭstrio, Hungario kaj la katolika parto de Jugoslavio, nome Kroatio kaj Slovenio, kaj de Ĉeĥoslovakio devos esti forŝirata la provinco nomata Slovenio. Krome devas esti alligata Bavario kaj laŭeble Badenio. Tiu ĉi mezeŭropa katolika Ŝtato devos esti tute faŝista. Provoj pri realigo de l’ Musoliniaj planoj estas jam farataj. En la unua vico estas la diktatoreco en Hungario kaj reakci-katolika registaro en Bavario. En Kroatio jam estas malkovritaj liaj fadenoj, kiuj kondukas ĝis Vieno.
[BILDO p.2 | 64,19,81,44] Desegnaĵo: granda hakilo starigita super fasko da kunpremitaj homaj korpoj, ligitaj per krucaj rubandoj. Subskribo: Bilanco de l’ faŝismo
La alarmo de l’ «hejm-defendantoj» en Aŭstrio estas nenio alia, ol efektivigo de la Musolinia plano. La forŝirado de Slovenio devas efektiviĝi sub la devizo «aŭtonomio». Tiu ĉi movado estas facile kaptebla por la sciigita plano. Miglioli montris, kiel oni intencas rekompenci la slovenojn por ilia akcepto de la «Vivu la Faŝismo!»
Tiuj ĉi planoj de la faŝista diktatoreco signifas danĝeron por la paco. Ne nur ili pliigas la politikajn streĉiĝojn en Eŭropo, sed ili elvokas eĉ akutan militdanĝeron. La faŝismo per siaj intencoj tuŝas la tuton de du ŝtatoj. Miglioli asertas, ke tiu ĉi tendenco estas publike subtenata de la itala registaro.
Knourek (2474), Vieno.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA «LA NOVA EPOKO»
— pàgina 3 —
FAMA LINGVOSCIENCULO MORTIS
Prof. Boduen de Kurtene’ (Baudouin de Courtenay)
3-an de novembro mortis en Varsovio post 84-jara vivo la scienculo Boduen de Kurtene, kiu meritas nian atenton pro sia kuraĝa pledado por esperanto en tempo, kiam preskaŭ ĉiuj lingvoscienculoj primokis la klopodojn de l’ esperantistoj. Jam havante gloran nomon en eŭropa lingvoscienco, la granda slavisto eldiris valoran vorton por lingvo artefarita kaj por esperanto speciale. Tio estis granda helpo por la propagandistoj de nia movado. Post studo en Varsovio kaj okcidentaj universitatoj li fariĝis en 1870 doktoro de filozofio, poste per du gravaj prilingvaj laboroj doktoro de kompara lingvoscienco hindo-eŭropa. Li lekciis kiel docento kaj profesoro en Kazan, Dorpat kaj Peterburgo (nuna Leningrad). Post 1918 li revenis Polion kaj reprezentis ĝis sia morto lingvosciencon ĉe la Varsovia universitato. Okaze de lia jubileo en 1921 eldonis por honori lin 42 lingvistoj-profesoroj memorlibron konsistantan el laboroj de liaj disĉiploj kaj kunlaborantoj. Multajn novaĵojn li enkondukis en lingvo-scienco pri leĝoj regantaj la disvolviĝon de lingvoj hindo-eŭropaj, pri gramatiko praslava ktp. En siaj verkoj kaj paroloj li manifestis sin kiel temperamentan liberpensulon, senĉesan batalanton por la libero de l’ popoloj. Sed tiu homo, malgraŭ ĉiuj honoraj titoloj, kiujn li ricevis, estis en sia vivo turmentata, persekutata, kalumniata, priridata, malamata, nekomprenata. Preskaŭ tutan sian vivon li devis batali kontraŭ malriĉo, kvankam li vivis spartane modeste. Antaŭ sia morto li kuraĝis dediĉi sian kadavron al la universitata sekcejo, por ke la scienco havu ian utilon el la restaĵoj.
Al la simpla, preskaŭ mizere vivinta ateisto oni donis multekostan enterigon — ofendo al la spirito de l’ mortinto!
Resumoj el la libro «Standards» (Normoj)
(5-a daŭrigo. Vidu n-ojn 267/71.)
Kiel pagi laboron?
Dübreŭj plendas pri salajro po peco ĉe «General Motor Co.» (Generala Motor-Ko.), konkuranto de l’ Ford-fabrikoj. Pecoj estis alportataj kaj forportataj per vetursistemo. Sed ofte veturantaj pecoj ne alvenis je ĝusta tempo, malbone funkciis. La laboristo perdis tempon, do salajron. Ankaŭ por ŝanĝi ilojn, sur tornmaŝino, kiu rapidege eluzis tiujn ilojn eĉ vaporigante oleon brulantan, laboristoj perdis tempon kaj salajron. Ĉiuj protestis. Taĉmenta ĉefo ne estis pli feliĉa, ĉar li perdis ankaŭ premiojn kaj nenion povis fari por akceli alvenon de veturilaroj kun pecoj.
Malmoderna laboro laŭ peco, kun popecaj prezoj ofte senprecize, hazarde fiksitaj. Mastro malpliigas la prezon, kiam ŝajnas al li, ke la metiisto «tro gajnas». Ĉiuj protestas. Malbona sistemo por akiri pli da produktado.
Telor-sistemo ŝanĝis tion: oni bone mezuris tempojn, normojn. Malnovtempe la kamparanoj mezuris kampojn laŭ nombro el paŝoj tien kaj reen: neniu faris la saman paŝon. Rezultis procesoj. Nun oni mezuras kampojn laŭ dekonmetro, lignon laŭ milimetro, ŝtalon laŭ centon-milimetro. Telor-sistemo mezuras la laboron same precize, laŭ sekundo. Por ĉiu peclaboro fiksiĝas iu «standard» (normo)-tempo. Laŭ tiu normo, «standard»-salajron oni starigas.
Tiun salajron ne ĉiuj perlaboras. La plej malaltan salajron, kiun dunganto perlaboras, ni supoze nomu Dungsalajro. Laŭ sia kreskanta laborpovo metiisto perlaboras ĉiam pli inter dungsalajro kaj normsalajro, kiom plej bone li sukcesas. Kompensojn por tempoperdoj pagas mastroj laŭ precizaj kalkuloj ankaŭ: ekzemple 14.3% en iu fako de Dübreŭj.
Dübreŭj priskribas diversajn salajrosistemojn po peco. Ĝenerale en Usono tiuj kalkuloj estas sufiĉe simplaj. Ĉiu laboristo facile antaŭkalkulas kaj kontrolas sian salajrofolion. Ofte en Francio ne estas tiel, skribas Dübreŭj. Tute ne eblas kontroli salajro-bileton, ĉar diversaj salajr-partoj eĉ ne estas konataj de laboristoj.
Vivkosto en Usono
Dübreŭj prezentas la vivkoston laŭ bonega sistemo: por ĉiu produkto li kalkulas, kiom da laborminutoj kostis al li ĝia akiro en Usono, kaj kiom da laborminutoj li elspezus en Francio por sama aĉeto. Jen:
| en Francio | en Usono | |
|---|---|---|
| Litro da lakto | 22 minutoj | 13 minutoj |
| Dekduo da ovoj | 150 „ | 55 „ |
| Duonkilo da terpomoj | 9 „ | 6 „ |
| do. sukero | 35 „ | 7 „ |
| do. kafo | 180 „ | 60 „ |
| do. kakao | 160 „ | 25 „ |
| do. bona bovoviando | 160 „ | 35 „ |
| do. porkoviando | 160 „ | 18 „ |
| Unu koko | 120 „ | 30 „ |
| Pano (duonkilo) | 15 „ | 6 „ |
| Kino | 60 „ | 20 „ |
| Milkilogr. da karbo | 85 horoj | 23 horoj |
| Kvinlitro da nafto | 120 minutoj | 20 minutoj |
| Kotonŝtrupetoj | 60 „ | 30 „ |
| Kompleta vestaĵo | 75 horoj | 50 horoj |
| Ŝuoj | 20 „ | 8 „ |
Por monata loĝado, franca laboristo elspezas meze 35 horojn monate, sed kutimas tre malbone loĝi. Usona laboristo elspezas 75 horojn, sed loĝas komforte: 5 ĉambroj, preskaŭ ĉiam banĉambro, kaj kolektiva hejtado. Por hejmtelefono pagus franca laboristo 24 horojn monate, sed li ne abonas. Usona laboristo abonas por 3 horoj monate.
Dübreŭj denove rimarkigas, ke tiun pli facilan vivon usonanoj ŝuldas al grandega riĉo de la grundo, kiun ili tre industrie kaj moderne prilaboras, dekfoje malpli nombraj proporcie sur tiu grundo, ol eŭropanoj. — 12 homoj po kvadratkilometro en Usono. 10 ĝis 150 en Eŭropo.
Pri senlaboreco
En aŭto-fabriko Ŭajt & Ko. (White & Co.), muntisto, kiu laboris apud Dübreŭj muntante dentradojn por «ŝanĝoj de rapido» ĉe aŭtoveturoj, diris al li, ke li antaŭ dekdu jaroj dediĉis unu tagon da laboro por tiu muntado. Li nun dediĉas al la sama laboro nur 31 minutojn. Do, dekses aŭ dudekfoje pli rapide fariĝas tiu muntado, proksimume. Ĉu dekkvin aŭ deknaŭ laboristoj maldungiĝis, kaj restis nur unu? Ne. Industrilaboro pli facila, malpli kara, sekvigis vendadon kaj produktadon plian; dungiĝis laboristoj por tiu pluso. Sed industrio ne tuj, foje eĉ tute ne redungas la 15 aŭ 19 forigitajn metiistojn. Ĉiu malplia dungo signifas senlaborecon, kiu rezultas de fakprogreso.
La «maŝinon-laboriston» usonanoj nomas «robot«, rusa vorto. Laŭvorte, «robot» estas por usonanoj la nomo de homomaŝino ĝis nun ne kreita. Sed laŭfakte tiu «fantomo» estas simbolo tre vivanta: ĉiu usona laboristo antaŭvidas la momenton, kiam «robot«, la maŝino, anstataŭos lin ĉe fabriko, kaŭzante lian maldungiĝon. Dübreŭj bonege montras tion.
En Novjorka tubvagonaro, per maŝina kontrolado je vojaĝantoj, la nombro da kontrolistoj falis de 1500 ĝis 471 subite.
En la fabrikoj Ŭajt & Ko., por sama semajna produktado de 300 ŝarĝaŭtoj, nombro da laboristoj falis de 1921 ĝis 1928 de 6500 ĝis 4000. Gazeto «Iron Age» (Ŝtalepoko) deklaris: «En aŭtokonstruado 30 laboristoj produktas en 1925 pli, ol 100 en 1914.» Kaj tiel plu…!
En Usono, la laboristoj ne ricevas helpon dum senlaboreco. Oni sekve ne povas kalkuli la nombron da senlaboruloj. En Anglio oni kalkulas ilin laŭ nombro da taghelpoj pro senlaboreco. Oni nur scias pri Usono, ke la vicoj da senlaboruloj petantaj laboron pli kaj pli longiĝas antaŭ pordegoj de laborejoj.
(Daŭrigota) Jief.
— pàgina 4 —
POPOLA VOĈDONADO EN LATVIO
Dum jaroj 1918/19 okazis bataloj pro Latvia liberigo de malamikoj — parton de germana armeo, t. n. «Landeswehr» (land-defendularo) kaj bolŝevikoj. La plej granda parto de la tero apartenis al germanaj nobeloj. Dum la mondmilito oni formis apartan armeon, kiu konsistis el tiuj nobeloj kaj estis parto de l’ aktiva germana armeo kun nomo «Landeswehr». La membroj de tiu trupo celis forpeli la bolŝevikojn kaj same la nove fonditan respublikan armeon por renovigi la «grandan, nedivideblan» Rusion. Sed la nacia armeo kun helpo de l’ Antantaj landoj venkis ĉiujn malamikojn, kaj sur la ruinoj de Soveta Latvio kreiĝis nacia, «demokrata» respubliko.
La registaro promesis al ĉiuj partoprenintoj je la bataloj doni teron aŭ monon. La nova respubliko forprenis de ĉiuj nobeloj iliajn posedaĵojn sen kontraŭpago kaj transdonis al kamparanoj po 1,5 hektaroj. En tuta Latvio estas ĉirkaŭe 200 mil tiaj novaj kamparanoj. «Leonan» parton de la tero ricevis ne proletoj, kiuj fakte partoprenis batalojn, sed burĝoj kaj kapitalistoj. El 30 mil militistoj 10 mil mortfalis aŭ donacis al «kara patrio» siajn piedojn kaj manojn. La lastaj de l’ ŝtato ricevas monatan monsubvencion de 13 latoj (ĉ. 3 us. dol.), per kiuj oni povas nek malsatmorti nek vivi. Restintaj 20 mil personoj ĝis nun nenion ricevis kaj ankaŭ ne ricevos. Sed,… tamen ili post sia morto ricevos tombon en la kara tero de l’ patrio…
Nun, post 10 jaroj la registaro al siaj estintaj malamikoj — «Landeswehr»-anoj, donas pli bonajn terpecojn kaj bienojn. Oni motivigis ĉi tiun fakton per tio, ke la «Landeswehr» helpis forpeli bolŝevikojn el teritorio de Latvio. Ĉiu lerneja bubo en Latvio scias el la historio, ke tio estas mensogoj, ĉar la 22. 6. 1919 apud urbo Cesis okazis batalo de latva kaj estona naciaj armeoj kontraŭ «Landeswehr». La vera kaŭzo estas, ke la nuna registaro apogas sin sur voĉoj de germanoj, rusoj, hebreoj k. a. en la parlamento. Se la registaro kontraŭstarus la postulon doni teron al «Landeswehr»-anoj, ĝi devus kapitulaci… Eksmilitantoj iniciatis popolan voĉdonadon. La bezonataj subskriboj jam estas kolektitaj. La parlamento (Saeima) nun devos akcepti proponon. Aliokaze estos en decembro popola voĉdonado. Kompreneble, ke la faŝista registaro agas ĉiel kontraŭ la propono.
Tiuj ĉi 20 mil personoj, kiuj ricevis publikan vangofrapon, dum 11 jaroj, de naciuloj kaj patriotoj, fariĝis konsciaj proletoj kaj signifas grandan plifortigon por la laborista movado. La proponon subtenas ĉiuj laboristaj partioj, komence de soc.-demokratoj ĝis plej maldekstraj, ĉar kompartio en Latvio estas subtera.
Ali (13 507).
[REKLAMO p.4] Ni rekomendas al vi nian literaturon! Postulu la plej novan katalogon ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
★
Pri internaciismo — sennaciismo
Laŭ speciala peto de K-do Krjukov, Konsilanto el la 7-a horzono, ni publikigas jenon el lia respondo al unu el la cirkuleroj de la Plenum-Komitato.
«Pri kongres-debatoj. Mi opinias, ke en debatoj ne estis sufiĉe defendita la ideo de sennaciismo. Oni kvazaŭ timis eĉ uzi ĉi tiun vorton. Ŝajnas al mi, ke la ideo povus esti defendita ne konfliktigante apartajn tendencojn de l’ kongresanoj. Ni devas kiel eble plej kutimigi la mondon al la diferenco inter sennaciismo k internaciismo… Plejmulto miskomprenas signifon de niaj kulturtaskoj. Ni devas prepari Revolucion en kulturo, kiu plene respondus al tiu en ekonomio. Kaj la revolucio ne estas simpla likvido de analfabeteco inter mondproletaro, nobligo de moroj k kutimoj laŭ burĝa maniero aŭ ĝenerale daŭrigo k vastigo de burĝa kulturlaboro. Oni devas multon renversi en nuna kulturo por fari ĝin taŭga al bezonoj k celoj de mondproletaro, por ke la kulturo iĝu facile atingebla al la proletaro. Ekz. ni bezonegas antaŭ ol lernigi homlingvojn krei novan komunan lingvon, t. e. esperanton, k disvastigi k kutimigi ĝin. Ĝi estas renverso rilate al lingva fako. Same en multaj aliaj sferoj de kulturlaboro: Antaŭ ol likvidi analfabetecon, oni bezonas simpligi malnovajn naciajn ortografiojn, t. e. renversi ilin ktp. ktp.
Revolucioj en kulturo estas same necesaj k neeviteblaj kiel revolucioj en sociordo. Ili bezonas samajn streĉojn, eĉ sangon¹ kiel politikaj k ekonomiaj revolucioj. Nia tasko estas prepari vojon por ili. Naciaj politikaj partioj malatentis kulturtaskojn k tial kulturreformoj (kiuj ĉiam venas samtempe kun politikaj revolucioj) plejofte montriĝas ĉifitaj, duonecaj. Tial Sovetio nun havas nur duonreformon de sia ortografio k duon-pastran kalendaron. Tial ĝis nun ideoj pri esperanto k sennaciismo eĉ al multaj komunistoj ŝajnas kuriozaj k postulas kruelan batalon eĉ en Sovetio. Estas granda eraro opinii, ke la reformoj venos mem, sen preparoj k bataloj. Tiaj reformoj naskiĝas k kreskas en evolua maniero, sed enkondukiĝas k leĝiĝas nur per k dum revolucioj (naciaj aŭ internaciaj laŭ la skalo de l’ reformoj). Do antaŭ revolucio oni devas zorge elekti, flegi k studi ĉion similan k poste porti en dece pripensita formo al konfirmo de venonta Revolucio. Politikaj taskoj estas nur duono de taskoj de Revolucio. Alia duono estas kulturtaskoj…»
¹ Adeptoj de nova unuiĝita lingvo de ĉinoj Baj hua estis malliberigataj, eĉ senkapigataj de kontraŭrevoluciuloj… Konataj estas multaj aliaj faktoj en kulturmovado…
Pensoj pri Klemanso
«La anarkistoj estas pravaj; en vero, la malriĉuloj ne havas patrion.» Tiel iam parolis Klemanso k iuj konkludis el tio, ke li estis anarkiema. Naivuloj!
Klemanso nur konstatis fakton. Kaj li certe klarigis ĝin al si, aldonante pense jenon: «Sed la riĉuloj havas patrion k ilia intereso estas aranĝi la tutan sociordon tiele, ke la senpatriuloj defendu la patrion de riĉuloj.»
* * *
Klemanso aliam diris: «Mi scias tion, kio estas la Ŝtato k konas ĝian historion. Ĝi konsistas el sango k koto.»
Pro tiaj vortoj ankaŭ iuj emis konsideri la faman politikiston kiel simpatiantan al la anarkismo. Tiuj simple forgesis, ke tia konstato fare de la «Tigro» signifas, ke la burĝoj ne devas timi uzi sangon k koton por konservi sian klasan superregadon.
* * *
Pri religio oni povus citi multajn similajn dirojn de Klemanso. Sed malgraŭ la fakto, ke ĝis la morto li rifuzis, ke pastro flegu lian animon, li tamen volonte permesis, ke monaĥino flegu lian korpon.
Se la pastraro ne ĉiam celus flegadi ne nur la animojn, sed ankaŭ superregadi la korpojn, Klemanso kredeble ne estus kontraŭklerikalulo: nur malfortanimuloj ja bezonas tian flegadon.
* * *
Simile «Patro la Venko» ne povis toleri, ke militistoj enmiksiĝu en la politiko — k pro tio kelkfoje li ankaŭ parolis kiel kontraŭmilitaristo.
Sed se Klemanso estus mem militisto, li certe volus fariĝi Napoleono.
* * *
Mi estas unu el la multnombraj admirantoj de Klemanso: li ja estis plej klarvida, talenta, obstina, tigra defendanto de sia klaso.
Lia ekzemplo povas instrui al la proletoj, kiel ili agadu por liberiĝi el la burĝa ekspluatado.
Eŭtrapel.
— pàgina 5 —
SENNACIULO — 137
[BILDO p.5 | 7,7,89,13] Ornama kapstrio de la rubriko: ĉe ambaŭ flankoj de la titolo kuŝas desegnitaj figuroj, kiuj legas gazetojn kaj leterojn.
Esperanto-Servo
N-o 12 — 4-a jaro — Gvidanto k kompilanto: O. BÄSSLER, Ebermayer-Str. 8, I, Leipzig C 1 (Germ.) — 19. Decembro 1929
EL SOVETIO
Soveti-Ĉinia konflikto
(Esperanto-Servo.) Dum lasta tempo ĉin-generalaj taĉmentoj ĉiuminute atakis sovetlimon. Pro ĉiama atak-danĝero, ĉelimaj vilaĝanoj forlasis siajn vilaĝojn k foriris al sendanĝeraj lokoj. Sur rivero Amur’, kiu fluas ĝuste laŭ manĉuria limo, ĉinoj atakis rusan komercŝiparon per torpedoj k nur singardemo savis la ŝiparon de ruiniĝo. La aferoj devigis ruĝarmeon, la 21-an de novembro, kiam ĉinaj taĉmentoj transiris la limon por detruadi sovetajn vilaĝojn ktp., kontraŭagi la atakojn. Ruĝaj taĉmentoj frapis ĉinojn tiel rapide k forte, ke ĉinoj ne havis la tempon por kontraŭstari k eĉ forkuri Ĉinion. 8000 da ili estis senarmigitaj, 10 000 pafilojn k ceteron trofee prenis ruĝa armeo. En la atako partoprenis 24 sovetaj aeroplanoj. La batalo montris belan organizon de ruĝa armeo.
K. Poluŝin, Irkutsk.
Sekvoj de senceda politiko de Sovetio
(Esperanto-Servo.) Ĉinaj generaloj kapitulaciis. Ili komencis pac-traktadon kun sovetia registaro. Post konfliktkomenco internaj fortoj en Ĉinio eksplodis, ĉar pro diplomatia malpaco ĉinia eksporto ĉesis, la Nord-Ĉinia Fervojo, mastrumata de blankuloj, ruiniĝis. Ĉinaj generaloj ne ĉesis internan militon. Ĉiuj elspezoj kuŝis sur laborularo, kiu pro la kaŭzo prenis armilon k iris «kontraŭ propraj generaloj». Ĉinajn provokojn Sovetio neatentis k esperoj de l’ generaloj por provoki Sovetion je milito, ne realiĝis, sed firmaj rebatoj de ruĝarmeo plimalvarmigis kuraĝon de l’ generaloj. Ĉio ĉi devigis ĉinian registaron ektrakti pri paco. La 22-an de novembro ĉinoj konsentis je ĉiuj postuloj de Sovetio. Ili konsentis, tuj liberigi sovetianojn en Ĉinio, havi sovetian voj-estron k restarigi la antaŭkonfliktan ordon je la fervojo. Ĉion ĉi ili plenumos antaŭ okazonta diskutkonferenco.
K. Poluŝin, Irkutsk.
Pri la kvinjara laborplano
(Esperanto-Servo.) Laŭ kvinjara plano de l’ ŝtata mastrumado k industrio je fino de jaro 1929/30 estos enlokitaj 397,5 miloj da laboristoj de grupo «A» k 163 miloj da laboristoj de grupo «B» je la sephora labortago. Ĉe akva k fervoja transporto ankaŭ enlokiĝos 127,1 miloj da laboristoj je sephora labortago. Entute en industrio oni enlokos 954,2 miloj k en transporto 157 miloj da laboristoj. Laŭ statistikaj informoj en 9 entreprenoj, kie laboras 24,4 miloj da laboristoj, la produktado altiĝis ĝis 12,2%. La salajro altiĝis ankaŭ ĝis 5,3%. En kemia industrio la produktado altiĝis ĝis 20,7%, la salajro plimultiĝis ĝis 7,4%. Nur en leda industrio la produktado malmultiĝis ĝis 3%. En restaj entreprenoj la laboro sephora bone prosperas.
Fedorowski, Kasatin.
La konkurado inter cement-fabrikoj
(Esperanto-Servo.) En lastaj tagoj de novembro en urbo Novorossijsk okazis konferenco de kvar cementaj fabrikoj de Nord-Kaŭkazo. La konferenco resumis la konkuradon inter la fabrikoj. Unuan premion — Ruĝa Standardo k 25 000 r. — ricevis la plej granda cementfabriko en USSR. — «Proletarij» en urbo Novorossijsk. Dum la jaro la fabriko donis pli ol 3 000 000 bareloj da cemento k plialtigis la industrian planon je 7%. Duan premion — 15 000 r. — ricevis cementa fabriko en Rostov/Don. La konferenco decidis pri alvoko al la laboristoj de Nord-Kaŭkazo, en kiu je nomo de 6000 laboristoj-cementistoj oni devigas sin, doni al la lando 6 000 000 bareloj da cemento k malaltigi la memkostojn de la cemento je 15,8%.
Filippova, Tver.
Konstrua laboro en urbeto
(Esperanto-Servo.) En urbo Sartana ekzistas unu malnova k unu nova fabrikoj k plian fabrikon oni konstruas. Ĉar la malnova fabriko estas malbona, por ĝia rekonstruo la registaro donas 198 000 000 rublojn (99 000 000 dolaroj). Per tiuj rekonstruoj la industrio en tiu urbeto tre vigliĝos.
Bondarevski, Sartana.
For stultigilojn!
(Esperanto-Servo.) Kamparanoj de vilaĝo Golcovka decidis: formeti de la preĝejo sonorilegojn k fordoni ilin al la ŝtato; per la mono, ricevita por la sonorilegoj, elektrigi la vilaĝon. Golcovka-anoj alvokis la loĝantaron de vilaĝoj Lunino k Trubetĉino, fari la samon.
B. Esperkoro, Samara.
Ne indas nomiĝi patroj
(Esperanto-Servo.) Instruisto V. P. Ostroninov deklaris hodiaŭ: «Mia patro, restante pastro, malutilas al kultura revolucio. Tial mi malkaŝe deklaras, ke mi rifuzas konsideri lin mia patro ĝis kiam li ne forprenos de si pastran rangon.» Samon faris loĝanto de vilaĝo Stavropol, Vitalij Vladimiroviĉ Nikolskij rilate al siaj gepatroj (patro estas akolito). Tiuj ekzemploj estas nur iuj el la multaj.
B. Esperkoro, Samara.
Kelkaj el multaj
(Esperanto-Servo.) Pastro V. Paradoksov (vilaĝo Tomilovo) deklaras: «… mi cedas de miaj malnovaj konvinkoj, ĉar mi estas konsciiĝinta, ke mi faris al la socio malutilon per mia stultigilo (religio); tial mi forprenas de mi malhonoran makulon k volas esti honesta laborulo k utila kunlaboranto en konstruado de Socialismo.» — Alia pastro, Arkadio Paŭloviĉ Vvedenskij deklaris per gazeto «Mezvolglanda Komuno» jenon: «Ne havante ortodoksajn religiajn konvinkojn, mi dum 31 jaroj estis pastro… Mi konfesas pastran oficon malutila por Socialismo; mi opinias, ke kapitalismo, religio k filozofio de ĉiuj specoj, krom materialismo, forvivis siajn jarcenton. Tial mi aliĝas ideologion de Tutsovetia Komunista Partio (de bolŝevikoj) k forprenas de mi pastran rangon…» Tria pastro, Anatolio Kandalinskij deklaris: «Pastrinte 9 jarojn, nun mi tutkore abdikas ĉion «sanktan» k forprenas de mi rangon pastran. Mi alvokas ĉiujn, sekvi al mia ekzemplo.» Iu Gavĉilov deklaris, ke kristanoj elektis lin laŭvice sia prezidanto; sed li opinias sin fidela civitano de Soveta Respubliko k rezignas prezidantecon, ankaŭ religion. — Jen faktoj, kiuj fariĝis al mi konataj dum nur unu tago.
B. Esperkoro, Samara.
RESPONDA PARTO
3018. — Viaj raportoj certe aperos, almenaŭ parte, en la sekvanta n-o, krom la pribalota, kiu malaktualiĝis, k krome en ĉiuj landoj la gazetoj multe skribis pri la temo.
13 341, 5281, 102, Poluŝin, Bondarevski, Fedorowsky. Ĝis nun ne presitaj raportoj aperos baldaŭ.
Preparu raporton pri la sukcesoj, t. e. utiligo de niaj raportoj dum la kuranta kvaronjaro. En januaro ni espere ricevos multajn tiajn raportfoliojn, ĉar nur tiel ni povas kontroli nian aparaton…
12-a listo de raportoj en jaro 1929/30
- Soveti-Ĉinia konflikto. K. Poluŝin, Irkutsk (Sovetio).
- Sekvoj de senceda politiko de Sovetio. K. Poluŝin, Irkutsk (Sovetio).
- Pri la kvinjara laborplano. Fedorowski, Kasatin (Sovetio).
- La konkurado inter cement-fabrikoj. Filioppova, Tver (Sovetio).
- Konstrua laboro en urbeto. Bondarevski, Sartana (Sovetio).
- For stultigilojn! B. Esperkoro, Samara (Sovetio).
- Ne indas nomiĝi patroj. B. Esperkoro, Samara (Sovetio).
- Kelkaj el la multaj. B. Esperkoro, Samara (Sovetio).
— pàgina 6 —
138 — SENNACIULO
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Rudolph-Herrmann-Str. 7, ptr. r. (Germ.)
La germana Naturamika Asocio en 1928
Antaŭ mallonga tempo okazis en Dresden la ĉi-jara kunsido de la tutlanda komitato de «naturamikoj». El la raporto oni povas ekkoni, ke la movado lastjare bonege sukcesis. La membraro ege pligrandiĝis. La lokaj grupoj atingis la nombron 1000. La ekskursojn partoprenis pli ol 1 000 000 homoj. La libertempaj hejmoj kaj ŝirmkabanoj ampleksiĝis je 241. Ĉirkaŭ 500 000 da personoj uzis ilin por refreŝiĝi kaj plifortigi sian sanstaton. Kiel fakgrupoj ekzistas 400 ekskurs-gvidant-grupoj, 300 vintra-sport-grupoj, 200 fotogrupoj, 100 laborgrupoj por natur- kaj popolscienco kaj multaj muzik- kaj kantgrupoj. La grandan kulturlaboron plenumitan de la «naturamikoj» pruvas la 8000 lumbildprezentadoj kaj paroladoj, kiujn partoprenis pli ol 300 000 aŭskultantoj. Por pliperfektigi la ekskurs-gvidantojn kaj komitatanojn okazis ĉirkaŭ 200 kursoj. La libertempaj vojaĝoj aranĝitaj de la landa komitato tre sukcesis. La aĉet-kooperativo evoluiĝis tre bone kaj ĉiu membro aĉetu siajn bezonaĵojn nur per ĝi. Ĉe la ĉi-jara (1929) ekspozicio «Migrado kaj Vojaĝo» la asocio partoprenis grandskale.
El la gazeto «La Naturamiko» trad. Wenk Wilh. (7944.)
Sukcesoj de la Laborista Biciklanta kaj Motorveturanta Asocio Tutgermania «Solidareco» (fondita en 1896)
Tiu ĉi asocio unuigis en si la 31. decembro 1928 laŭ statistiko 248 000, la 31. majo 1929 — 265 000 membrojn. Dum la asocia varbsemajno en junio aliĝis 50 000 novaj membroj, tiel ke la asocio nombris la 1. julio 1929 sume 315 000 membrojn. La monata sportĵurnalo de la asocio atingis eldonkvanton da 320 000 ekzempleroj, monate, je la 1. sept. 1929. Nia ĵurnalo per tio posedas nun la plej altan eldonkvanton el ĉiuj sportĵurnaloj en tutmondo. Ankaŭ por esperanto oni propagandas en la asocia ĵurnalo per regula aperigo de anoncoj por instigi al lernado de l’ internacia lingvo inter la sportularo. En la oktobra numero alvokas K-do Liguda, Kesselsdorf-Dresden, la esperantistojn, kolekti la adresojn kaj interrilati per esperanto. Nia asocia membraro praktikas diversajn sportspecojn, ekz.: Artveturado sur pargeto en salonoj kaj sur placoj, pilkludo per bicikloj sur pargeto kaj placoj, veturado sur konkurejoj per bicikloj, sed ne je pli longaj distancoj ol 50 km. Lertec-veturado per motorbicikloj; sed rapidveturado estas malpermesata. La plej ŝatata speco estas ekskursoj per bicikloj kaj motorbicikloj. Krome la asocio ankaŭ posedas propran fabrikon en Offenbaĥ (Majno), por produkti biciklojn, motorbiciklojn kaj partojn por ili. Menciindaj estas plie la asekurentreprenoj kaj ŝparkaso por la membroj kaj multaj vendejoj en aliaj urboj, por ebligi, ke la membroj aĉetu siajn bezonaĵojn kaj veturilojn rekte en la filioj de la asocia vendejo.
La 25., 26. kaj 27. julio 1930 okazos nia impona asocia sportfestego en Drezdeno-Saksio.
G. N., SAT-ano 8130.
Pri la nudkultura organizo «Liberaj Homoj» (Freie Menschen) en Germanio kaj Aŭstrio
Kaŭze de mia artikolo en n-o 246 «Kial nudkulturo» mi ricevis informpetojn de kelkaj diverslandaj K-doj, ĉu ekzistas nudkultura organizo en Germanio. Do mi konkludas, ke ankaŭ por la aliaj SAT-anoj estos interese, aŭdi ion pri la nudkulturaj organizoj kaj iliaj celoj.
Krom kelkaj burĝaj unuiĝoj (parte ili volas esti neŭtralaj, sed ni bone konas tian neŭtralecon) en Germanio ekzistas la proletara nudkultura organizo
«Liberaj Homoj» (Freie Menschen), kiu estas aliĝinta al la «Asocio por Popolsano» (Verband für Volksgesundheit, E. V.). Ĝis nun ĝi havas grupojn en 22 germanaj urboj kaj en Vieno. Ĝia celo estas la korpa liberigo de la proletaro, kiu same gravas kiel la politika kaj spirita liberigo. Per malsanigaj laborkondiĉoj, malindaj loĝejoj, falsa edukado, la korpo ofte estas mistraktata kaj la tuta homo en sia memestimo kaj sia vivovolo malfortigata.
Per sunaj, lumaj, aeraj kaj akvaj banoj, migradoj kaj gimnastiko ĝi celas fortigi siajn membrojn. Ĝi postulas de siaj anoj abstinencon de ĉiuj ebriigaj venenoj, laŭnaturan nutradon kaj ĉiutagan lavadon de la tuta korpo. En la membraj kunvenoj estas pritraktataj ĉiuj prikorpaj demandoj kaj la temoj interesaj por la moderna proletaro. Krome la «liberaj homoj» klopodas havigi al si la necesajn ejojn por realigi siajn celojn: herbejon kaj gimnastikejon, altmontar-sunon (kvarclampo) kaj librejon. Estas eldonataj sciigiloj por la membroj kaj klerigaj flugfolioj por la publiko.
En Lajpcigo ni laboras tiele: En la jaro 1928 ni aĉetis herbejon en proksimo de la urbo, kie trafluas rivereto; do ni dimanĉe bone povas bani nin tie kaj fari ludojn laŭ deziro; ni Lajpciganoj ekz. tre ŝatas diversajn pilkludojn. Sed ankaŭ migradoj estas aranĝataj, ni serĉas laŭeble kaŝajn lokojn por nia ripozpaŭzo, por ke ni dum tiu tempo povu senĝene senvestigi kaj sunbani nin. Somere ni lundon vespere luis urban river-banejon, ĉar nia herbejo estas iom tro malproksima por viziti ĝin vespere post la laboro. Krom tio ĉiujaŭde en la gimnastikejo de lernejo okazas gimnastiko. Por propra gimnastikejo ĝis nun bedaŭrinde mankas la mono. Nia grupo nuntempe nombras proksimume 150 membrojn.
La akceptkondiĉoj i. a. estas: eksiĝo el la eklezio, aparteno al laborista partio kaj sindikato. Pliajn informojn interesitoj petu ĉe
SAT-anino 2055 (Leipzig).
P. S. Al la kritiko de K-do Nik. Zinin, Taŝkent (6184) pri mia artikolo «Kial nudkulturo» mi devas diri, ke li tute malĝuste komprenis la de li kritikatajn vortojn, ĉar ili ne nur esprimas ordon-, sed ankaŭ dezirformon. Mi bone scias, ke estus sensencaĵo, se oni postulus, ke ĉiuj SAT-anoj nudbanu sin, mi nur volas doni al ili la instigon, por ke ili pripensu ĉi tiun aferon, kaj mi ĉiam restas opinianta, ke vera SAT-ano ne povas timi, ke li tro progresu… Eĉ ni nudkulturistoj ne jam ĉiurilate sukcesis rompi kun la tradicio. El mia supra artikolo K-do Zinin dume ekkonos, ke jam ekzistas nudkultura organizo, en kiu cetere estas jam multaj esperantistoj kaj novlernantoj de nia lingvo. Sekve ne necesas, ke ni postulu nudbanadon inter la SAT-anaro.
* * *
Al la artikolo de K-do Barmin, Sebastopolo, «Forgesitaj folioj de la figarbo», mi rimarkigas, ke al progresemaj homoj mankas tiom doloriga sento por estintaj aferoj: ni estas kritikemaj, kaj ekz. ni virinoj fortondigis nian hararon, kvankam en antaŭaj tempoj oni tre ŝatis longajn virinharojn. Multajn samajn ekzemplojn mi povus prezenti. Por okupado pri la biblio al ni nudkulturistoj mankas la tempo, nin pli interesas la nuntempo, kaj ni scias, ke nia movado progresas pluen.
Kvankam mi ja tute ne postulas, ke nun, de hodiaŭ ĝis morgaŭ, ĉiuj SAT-anoj nudbanu sin, mi pritraktis la temon, por ke ili serioze pripensu. Se ĉiuj post profunda pripensado konsentus kun mi, mi kompreneble ĝojus.
Cetere kleraj, klaskonsciaj viroj estis la pioniroj de la laborista nud-
— pàgina 7 —
SENNACIULO — 139
kulturo, kaj ili ankaŭ konvinkis siajn edzinojn partopreni la nudkulturon (ĝenerale ja virinoj estas malpli progresemaj ol viroj). Tiuj viroj ne havis tian privatposedan opinion pri la edzino kiel K-do B., ili ankaŭ pli fidas al siaj edzinoj.
K-do B. opinias, ke ni nun nur okupu nin pri disvastigo de esperanto kaj pligrandigo de SAT, sed ne pri nudkulturo. Tian opinion mi depost jaroj en la komunista junularo devas aŭdi rilate al esperanto: unue ni faru la revolucion kaj nur poste ni lernu esperanton. Ĉu ili ne same rajtas al tia pensmaniero, se ni esperantistoj ankaŭ nur okupas nin pri esperanto kaj ignoras ĉiujn aliajn demandojn?
Sennaciulino 2055 (Leipzig).
DISKUTEJO
Elementoj de la moralo
La apero de artikolo titolita «La higienaj ordonoj konsistigas per si mem tutan moralon», de d-ro Herikur en nia organo, donis al mi tre konvenan okazon profunde pripensi la problemon pri moralo. Efektive tiu ĉi problemo havas nuntempe tre gravan signifon por la proletaro. Ĉar en la tempo, kiam la klasbatalo fariĝas pli k pli intensa k akuta, ĉiuj metodoj kruelaj k ruzaj estas uzataj de l’ reganta klaso por subpremegi k kvietigi la regatan klason. Precipe danĝeraj por la proletaro estas diversaj trompoj uzataj de la burĝaro, en la formoj ideologiaj — de juro, politiko, religio, arto, filozofio k moralo. Ni ja devas defendi nin kontraŭ tiaj ideologiaj atakoj, per senindulga senmaskigo de la trompaĵoj, k samtempe armi nin per la propraj ideoj proletaj. Tio estas unu el niaj plej gravaj taskoj, k ankaŭ unu el ĉefaj devoj de nia kleriga organizo, SAT.
En la komenco de sia artikolo, d-ro Herikur diras, ke «oni ne povas kontraŭdiri, ke la moralo, en ĉi tiu momento, trapasas krizon». Sed, se tiel, kio estas la moralo trapasanta krizon? Ĉu ni ne povas vidi per niaj propraj okuloj la faktojn, ke en nia prol. klaso tutmonda, novan moralon oni estas konstruanta, detruante la ĝisnunan burĝan moralon? En Sovetio nia frataro estas klopodanta konstrui la veran prol. kulturon — sekve ankaŭ la novan moralon, sur la ruinon de la malnovaj burĝaj tradicioj. Samtempe ni, proletoj en blankaj landoj, firme konstruante nian propran moralon, bataladas kontraŭ la reganta klaso. Kie estas krizo de la moralo? Moralo nun trapasanta krizon estas ja nur la burĝaĉa moralo.
Per ĉi tiuj faktoj, ni nedisputeble povas konstati, ke en nuna socio ekzistas almenaŭ du kategorioj de l’ moralo — la burĝa moralo k la proleta. El tio devenas demando: kia kondiĉo ekzistigas plurajn moralojn paralele en unu sama socio? Rilate al ĉi tiu demando, ne estas bezone diri, ke ties kondiĉo estas nenio alia ol la fakto de la klas-antagonismo en la socio.
Ĝis nun la moralo estis konsiderata de plimulto da pensuloj k filozofoj (en tiuj adeptoj ankaŭ troviĝas d-ro Herikur), kiel normo devigita de io ekster socio, laŭ kiu la membroj de l’ socio devas agi k konduti. Kaj serĉinte la esencon de l’ moralo, iuj diris, ke ĝi estas «dia volo» (ĉiuj idealistaj filozofoj), k aliaj opiniis, ke ĝi estas «la racio de naturo», k «la scienco» la radikala franca burĝaro en 18-a jarcento, k d-ro Herikur).
Sed, «ĉia eraro naskiĝas el tio, ke oni ekstraktinte iun ajon, diigas ĝin». Ĉiuj doktrinoj, de supre aluditaj filozofoj pri la moralo estas eraraj pro tio, ke ili diigis ĝin dank’ al dio mem, aŭ scienco. Pri «dio» ni jam nenion diri bezonas. Sed, ni devas averti nin pro la pedanta vorto «scienco».
Unue ni pripensu, kiel estas uzataj de l’ reganta klaso la diversaj fakoj de la scienco. Ĉu ni ne povas konstati, ke la scienco estas fuŝata de l’ burĝaro k ja estas uzata por fortigi ĝian ekspluatadon?
«Postuli senpartian sciencon en la socio de dungsklaveco — diras K-do Lenin — estas sama stulteta naivo, kia atendi senpartiecon ĉe fabrikistoj en la demando pri tio, ĉu necesas pli altigi la salajron de l’ laboristoj, malpliiginte la profiton de l’ kapitalo». (Tri fontoj k tri konsistpartoj de Marksismo).
D-ro Herikur diras, ke nia moralo estas bazata sur scienco. Tamen, kio estas la scienco signifata de li? Li senhonte diras: «Estas vero apenaŭ kontraŭdirebla,… ke la sano estas la plej granda el la bonoj. Nek la potenco, nek la riĉoj, povus havigi saman senton de bonstato.» Ho, la plej feliĉa en la mondo estas sanulo! Krom tio, «la fiziologio instruas al ni, ke la korpo estas maŝino, kiu povas esti tenata en bona stato, kiel okazas pri ĉiuj maŝinoj, nur per la laboro.» Do, sanaj laboristoj, vi estas la plej feliĉaj en la mondo! Vi havas nenion por plendi pri via sorto! Vi devas kontentiĝi per via sano, k la laboro plibonigos viajn korpojn. Do, feliĉaj laboristoj, estu laboremaj, nenion postulante, estu ekspluatataj por via sano — la plej granda el bonoj. Vivu sano! Vivu ekspluatado!
Jen ĉi tio estas la scienco k moralo de d-ro Herikur. Ĉu ni povas konsistigi nian moralon per tia stulta «scienco»? Ne, milfoje ne! La moralo estas unu esprimo de la klasaj interesoj, sed neniam estas produkto de la ĉielo.
«Ĉar la socio, — klare diras F. Engels — estis ĝis nun evoluanta interne de la klasaj antagonismoj, do ankaŭ la moralo ĉiam estis klasa moralo: ĝi pravigis la regadon k la interesojn de la regantaj klasoj, aŭ kiam la subpremata klaso fariĝas sufiĉe forta, ĝi esprimas indignon kontraŭ tiu ĉi regado k estontajn interesojn de tiu ĉi subpremata klaso.»
Nia proleta moralo tial devas esti konsistigata per niaj klasaj interesoj. Kaj, nun niaj klasaj interesoj estas unuigataj je unu sola celo — venki la regantan klason. Konsekvence, nia propra moralo devas esti bazata sur nia klasbatalo. Klas-batalo konsistigas nian tutan moralon. K-doj ĉiulandaj, ni leviĝu brak’ ĉe-brako, por batali kontraŭ la reganta klaso! Nia plej granda moralo estas ja tio!
Maj, Japanio, SAT-ano 14 509.
Eble aliaj K-doj ankaŭ ŝatos diri sian opinion pri tiu tre diskutinda temo. Almenaŭ, mi hodiaŭ tuj rimarkigu, ke K-do Maj [?] tute misrespondas al la artikolo de d-ro Herikur. La demando ja estas jena: ĉu por celkonforme klasbatali ne estas konsilinde obei higienajn principojn? Ĉu ne ekzistas nepre obeindaj moralaj principoj, se oni volas garantii bonfarton, prosperon en iu ajn kolektivo? Ĉu estas «morale» aŭ «malmorale» kalumnii, mensogi, diboĉi, neplenumi siajn promesojn k. s.?
La kapitalisma sociordo ja krimas en tio, ke ĝi ne ebligas al ĉiu laboristo sanan k komfortan vivon. Sed estas ankaŭ konstatebla fakto, ke laboristoj, vivantaj en tute samaj kondiĉoj, tamen ne same kondutas. Ne sufiĉas citi Marks, Engels k. a. aŭtoritatulojn por forigi tiun fakton. Principoj sendube ne ekzistas en si; vertikalo ankaŭ ne ekzistas en si; tamen ĉiu masonisto devas «obei» vertikalon, kiam li konstruas muron. Oni instruas al masonisto-lernanto uzi vertikalkontrolilon; same oni povas instrui al ĉiu ajn komprenkapabla homo, higienajn principojn k moralajn principojn difineblajn k universale akcepteblajn.
Se tio ne ĝustas, ni do sekve ĉesu babiladi pri klerigo k kulturo.
E. L.
«Nia gazeto estu ĉiam klasbatala»
En «S-ulo» n-o 266 K-do 10 380 el Sovetio demandas «Kio estas vegetarismo?» k li mem konkludas, ke tio estas burĝaj aferoj por detiri la atenton de la laboristoj de l’ klasbatalo. Sekve laŭ li oni devas kriegi: For ĉiujn vegetaraĉojn! — por ke ili ne ĝenu la preparadon kontraŭ la nova milito. Tre bone, K-do! Vi eble pravas, sed por ke vi sendube pravu, permesu, ke mi konstatu jenon: Aŭ vi havas la cerbon en la stomako k pro tio ne
— pàgina 8 —
140 — SENNACIULO
povas pensi revolucie, se al ĝi mankas kadavra nutraĵo, aŭ vi ŝatas sadismon. Se via cerbo estas en la stomako, do bone: tiam vi plene pravegas. Sed mi dubas, ĉu la strukturo de via korpo estas tiom fenomena; tial mi avertas vin, ke saniga k natura nutraĵo neniam ĝenu la revoluciajn ideojn. Male, ĝi eĉ influas la spiriton al racia liberiĝo. Sed se vi ŝatas sadismon, tiuokaze kial vi kontraŭbatalas la militon? Kiam homoj sin interbuĉas, doloroj sentiĝas, sango elfluas, kriegoj aŭdiĝas k nepardoneblaj amasbuĉoj plenigas la paĝojn de multaj historiaj verkoj. Ĉu vi kredas, ke la kompatindaj bestoj ne suferas k pardonas la buĉiston? Se vi kapablus interpreti iliajn malesperajn kriegojn, certe vi ne plu atakus vegetarismon. Mi pensis kiel vi antaŭ kelkaj jaroj; mi mokis vegetarismon k ankaŭ vegetaranojn k pro tio ne estis pli klasbatalema ol hodiaŭ; mi eĉ ne sciis, kio estas sindikato, partio, esp-o, SAT ktp.
Mi pensis: herbomanĝo taŭgas por bovinoj. Sed hazarde mi vizitis vegetaran restoracion en Parizo k konstatis tie, ke per ĉiuspecaj legomoj oni povas prepari la plej delikatan k bongustan manĝon, ne bezonante buĉi bestojn por nutri aliajn. Specialistoj-kuiristoj funkcias tie en senriproĉaj higienaj kondiĉoj. Kaj la tiea klientaro konsistas ne el burĝaj pacifistoj, kiel supozas K-do 10 380, sed el klasbatalemaj laboristoj, kiuj tie diskutas serioze pri ĉiuj temoj taŭgaj por nia celo. Tie mi eksciis pri esperanto k lernis ĝin. Tie mi aŭdis pri SAT k ĝin aliĝis. Tie mi eksciis pri komunismo k adeptiĝis al ĝi. Tie eĉ la mastroj parolas esp-e, liveras ĉambron por esp. kursoj k ĉiuspecaj lekcioj. Unuvorte, inter tiuj vegetaranoj oni trovas K-dojn tiom revoluciajn kiom necesas por kontraŭbatali novan militon. Ni ne bezonas nepre manĝi kadavrojn por esti kuraĝaj kontraŭ imperialismo. Ni ne estas dogme pacifistaj; ni scias, ke por akiri pacon, ni devas akre batali. Tial ni kontraŭbatalas imperialismon kun la kom. partio, sed ne permesas, ke iu ajn insultu vegetarismon por esti konsiderata kiel klasbatalema. K-do 10 380 opinias, ke, por ke nia gazeto estu ĉiam klasbatala, oni ankaŭ devas batali kontraŭ la bestoj. Forpelu el via kapo tiajn pensojn, K-do! La bestoj rajtas vivi kiel la homoj, sed se ambaŭ specoj ĝenas aŭ atakas nin, tiam ni senkompate ekstermu ilin. Mi persone estas preta defendi la Sovetiajn konkirojn, sed tial, en elektebla momento, mi ne ŝanĝos mian naturan karoton je via artefarita kolbaso. Tiel sin esprimas ĉiuj revoluciaj vegetaranoj en Parizo.
Soares (6727).
Red. noto. Pro abunde ricevita materialo pri tiu temo ni enmetos en venonta n-o resumon k fermos la debaton.
Pri la «Paĝoj»
Mi ne intencas diskuti pri la riproĉo de K-do 10 380 en «S-ulo» (266) pri vegetarana sekcio, kvankam mi kiel vegetarano volus klarigi, ke ni celas levi la moralan k sanan staton de la laboristaro por ĝin fari pli labor- k batalkapabla. Eble viandmanĝantoj, drinkuloj ktp. estas pli batalkapablaj… eble… Sed pri la «Paĝoj»:
Inter la SAT-anaro estas diverse pensantaj K-doj. Eĉ inter la samprofesiularo estas malsamopiniantoj; ekz. inter la medicinistoj estas malpacoj inter alopatistoj k homeopatistoj ktp. Ĉiuj ni finfine rajtas unuiĝi k utiligi por ni la SAT-aparaton. Por senutile ne malhelpi unuj al la aliaj mi proponas jenon: Ĉiuj SAT-Sekcioj (krom tiuj havantaj ĝeneralan komunan intereson por ĉiuj anoj, ekz. junulara, scienca, virina ktp.) rajtas havi siajn specialajn Paĝojn. Sed ili devas esti pagataj de la Sekcianoj k dissendataj kune kun «S-ulo» al la pagintaj K-doj. Pago speciala por la «Paĝoj» estas samtempe pagata kun la abonpago al «S-ulo».
J. Brukson (1836), Leningrad.
Kiel oni traktas fremdajn maristojn en Nederlanda Gujano
Perdinte mian ŝipon ĉi tie k serĉante alian, mi estis arestata, k la policano prenis min al la policejo. Tie ili forprenis miajn vestojn k monon, demandante: «Ĉu vi volas labori, aŭ ni tenos vin en la ĉelo?» «Ĉu mi devas resti longe ĉi tie?» mi demandis. «Tiom longe, ĝis la sama kompania ŝipo revenos, kiu bezonos maristojn, aŭ ĝis la agento forsendos vin kiel pasaĝeron al Eŭropo.» Mi postulis renkonti la britan konsulon, k mi diris, se mi devas resti ĉi tie (en malliberejo), mi preferus labori. «Bone, — je la oka vi komencos labori.» Dirinte tion ili remetis min en la ĉelon, kie jam estis antaŭe 8 homoj, plejparte negroj.
La tropika suno varmigis la ĉambron k kreis odoron de necesejo k de ŝvitantaj homoj, kiuj ne havis ŝancon lavi sin jam delonge. Ĉio ĉi efikis kiel venena gaso k kaŭzis naŭzon. Malfacile mi povis kompreni, kio rajtigis ilin, teni nin kiel krimulojn en malliberejo. Jam estis la 7-a h. matene k mi esperis, ke je la 8-a mi povos klarigi mian situacion. Sed vane mi atendis; ili ne elprenis min, k jam pasis 27 horoj, kiam fine mi povis renkonti la britan konsulon, kiu klarigis la kaŭzon de mia aresto. Li diris, ke la loka leĝo permesas al neniu resti ĉi tie, kiu ne deponis 250 guldenojn (100 dol.) k tial ili tenas min en malliberejo, ĝis ŝipo troviĝos, sur kiu oni bezonos maristojn.
Klariginte al la konsulo, ke mi ne havas eĉ la plej malgrandan deziron resti ĉi tie, mi petis lian konsenton, ke mi povu aĉeti la vojaĝkarton al Kolumbio-Santa Marta, de kie mi esperis ricevi la ŝipon al Roterdamo. Do oni donis policanon, kiu akompanis min … ne al la Kolumbia konsulejo por ricevi la necesan «vizon», sed al la policejo, kie iu oficiro diris al mi, ke li pensas, ke mi ne havas la necesan sumon por la vojaĝo.
«Kiom kostas la vojaĝo?» mi demandis. «La vojaĝo kostas 36 guld. plus vizkostoj». — «Bone, mi havas pli ol 70 guld. ĉe mi.»
Do ili diskutis, k fine la oficiro diris, ke estus pli bone resti en la malliberejo, ĉar facile povus okazi, ke mi devus atendi la ŝipon en Santa Marta dum longa tempo, k la sumo posedata de mi ne sufiĉus. Mi klarigis, ke mi havas familion, k se mi devus ĉi tie atendi monatojn, ĉi tiu estus en serioza katastrofo. Ke pro tio mi devas skribi al la plej proksima estonia konsulo, por sciigi lin pri mia afero. La oficiro aŭdinte tion, koleriĝis, k kruele puŝante min en la ĉelon, diris: «Ha, vi volas minaci min per tio.»
Jam pasis multaj tagoj, kiam la adjutanto donis laboron al mi en la soldata kantino k permesis al mi dormi en malplena ejo proksime de la kantino. Mi prefere akceptis tion, ĉar en la ĉelo la sanitaraj kondiĉoj estis tiel malbonaj, ke mia sano estis minacata de infektoj. Nun mi laboras 12 horojn tage. Sed almenaŭ mi havis ŝancon skribi al la konsulo pri mia situacio, k sendi la leterojn per privataj homoj al la poŝto. Poste mi renkontis oficiron de la «Immigration Office» (Oficejo por enmigrantoj), kiu diris al mi, ke, se la agento volus, li povus min tuj forsendi al Eŭropo, kiel pasaĝeron. Li diris ankoraŭ: «Se vi restos tro longe ĉi tie, ni skribos al la agento, k li devos forsendi vin k devos pagi 1 dolaron por ĉiu tago dum via ĉi tiea restado.» «Do, vi tenas min en malliberejo, postulas labori 12 horojn po tago, k krom tio mi devas pagi 1 dolaron al vi, por ĉiu tago?»
«Jes, se vi ne volas labori, ni fermos vin en la ĉelon, kiel vi preferas?!!»
Dum unusemajna laborado mia bona vesto tute ĉifoniĝis, k nur poste oni donis alian veston por laboro. Mi ne kredas, ke ĉio ĉi estas laŭleĝe permesata: teni la homon sen juĝo dum monatoj en malliberejo k postuli labori senpage 12 horojn tage.
Estus treege agrabla, se iuj K-doj, kiuj scias pli bone la leĝon, bonvolus konsili min pri la afero. Kien mi povus sendi miajn protestojn k informiĝi, ĉu ili havis rajton agi tiele? Personoj volantaj konsili min skribu al adreso: V. Kolk. C/o Estonian Consulate, Pieter de Hogweg, Rotterdam, Holando.
SAT-ano 14 167.
— pàgina 9 —
SENNACIULO 141
TRA ESPERANTIO
INTER NI
Oni ne malofte babiladis pri la demando, ĉu Zamenhof «kreis» aŭ nur «iniciatis» esperanton. Li mem deklaris: «Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.
Ni komprenu ĝuste la signifon de la vortoj: «Mi ne volas . . . mi volas nur.» Cetere, Zamenhof diris aliokaze, ke «kreado (substreko nia) de plena en ĉiuj rilatoj taŭga k vivpova lingvo postulas specialan talenton k inspiron.»
Ĉu ne estas eble eliri el tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj? Certe jes! Sufiĉas por tio kompreni, ke ĉiam la vortoj havas sian plenan k precizan signifon nur en kontakto kun la kunteksto k plie, ke oni devas scii, en kiu tempo, en kiuj cirkonstancoj ili estis eldirataj. Kompreneble tian esploron mi ne povas fari en la kadro de ĉi tiu artikoleto.
Mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte «kreis» . . . la fundamenton de nia lingvo; li donis al ĝi spiriton, animon — pli ĝuste, vivpovecon. Sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia iniciatinto. Estas ja evidente, ke esperanto evoluas, pliriĉiĝas, plifirmiĝas kun sia ĉiutaga, ĉiufaka aplikado.
Homo, vivanta en antaŭfiksitaj kondiĉoj, rezultanta el multe da heredaj, historiaj k ekonomiaj faktoroj, homo el karno k sango — Zamenhof! — enkorpigis la ecojn necesajn por lingvon «krei», «artefari», «naski» — kiel al vi plaĉos! — Jes, homo, individuo, ne kolektivo, ne komitato.
Sed la «kreita», «artefarita» aŭ «naskita» lingvo estis ĉe la komenco kvazaŭ malforta infano, ŝanceliĝema sur siaj kruroj; ĝi bezonis nutron, zorgon, edukadon k spacon por akiri la necesan forton k konkeri la mondon. Tion povis al ĝi donadi nur kolektivo. Sekve oni ankaŭ povas aserti, ke la nunan esperanton kreis — kreas! — kolektiva kunlaborado.
Se Zamenhof vivus en malgranda insulo, perdita en Oceano k havanta neniujn rilatojn kun la ekstera mondo, li certe ne «kreus» esperanton. Sed tio ne signifas, ke nia lingvo povus ekzisti sen «kreinto», nur per la mirakla forto de la kvazaŭ diigitaj «produktaj fortoj»¹. Kiuj asertas, ke nia artefarita lingvo (ne temas pri natura idiomo) rezultas de «socia produktado» aŭ de io simila, tiuj iel parencas mense kun s-o Merĉnt (Merchant), la prezidanto de la Int. Centra K-to de la Esp. Movado, kiu lastatempe skribis, «ke Esperanto estas unu el la plej grandaj benoj iam donacitaj de la Bona Dio al la homaro, pere de la genio de homo.»
Ĉiama problemo: Ĉu la medio faras la homon k ĉu li restas absoluta sklavo de la medio? Tro unuflanka elmeto de l’ demando. La homo estas parto de la medio — k ĝia plej aktiva parto. Li transformas la medion, adaptas ĝin al si k sekve okazas, ke la transformiĝo atingas tioman gradon, ke la vivkondiĉoj, la produktaj fortoj fariĝas tute malsamaj; tial ili reefikas sur la transforminton mem. Senĉesa luktado k ekvilibro de kontraŭaj inter si fortoj!
Homo artefaris esperanton; homoj, miloj da homoj aplikas ĝin k per tio arte aliigas la medion, faciligante la interrilatojn, kreante novan spiritostaton, eĉ novan ideologion . . .
Tamen restas multnombraj revoluciuloj, internaciistoj tiom sklave adaptiĝintaj al la medio, tiom rutinemaj sur tiu kampo, ke ili tute ne atentas la mondlingvan movadon. Se hazarde, okaze, ili paroletas pri «kunfandiĝo de nacioj», tiam ili prezentas al si ankaŭ kunfandiĝon de ĉiuj lingvoj en unu solan — naturan.
Bonan ŝancon! . . .
Dume ni senlace aplikadu nian herezan, artefaritan esperanton. E. L.
¹ Oni ne miru pri mia insisto tiurilate. La demando ja estas tre grava: temas forte konvinki niajn K-dojn, ke iliaj volo, persisto k sindonemo kondiĉas grandparte la sukceson de nia movado. Ni ne devas blinde malatenti la fakton, ke la grandega plimulto da esperantistoj tute ne komprenas la veran socian, historian signifon de artefarita lingvo k pro tio tre diletante rilatas al nia afero.
EL LA ADMINISTREJO
Preskaŭ en ĉiu n-o de «S-ulo» ni atentigas niajn membrojn per «ŝtopilo» pri la cito de la membro-numero ĉe interrilato kun la Administrejo, sed multaj Gek-doj ne rigardas, ni ne scias, ĉu pro forgeso, ĉu pro oportuno, la membrokarton (cetere ĉiu bona SAT-ano parkere scias sian numeron). Tiu necito en leteroj kaj poŝtkartoj multfoje kaŭzas al ni malagrablojn kaj tempoperdon. Ofte okazas, ke iu K-do translokiĝis al alia loko, eĉ lando. Se ĉi tiu K-do nun pagas sian kotizon kaj ne citas la numeron, tiam ni ne povas scii, ke tiu Z., nun loĝanta en Moskvo, estas identa kun tiu en Minsk. Sekve en la Administrejo ni donas al ĉi tiu K-do novan membrokarton kun nova numero. Post kelkaj semajnoj li skribas, citante sian membro-numeron: «Mi estas malnova membro, vi donis al mi novan numeron, jen mi resendas la novan membrokarton . . .» La sekvo estas, ke ni devas forĵeti la karton kaj la laboro estis vana.
Ofte ankaŭ okazas miskomprenoj ĉe niaj sovetiaj, hispanaj kaj portugalaj K-doj. Ja ili ofte havas tri aŭ kvar nomojn kaj kiu estas la familia, ni eĉ ne povas diveni; pro tio estas necese, ke oni substreku la familian nomon kaj nepre membroj citu la membronumeron. Jen ekz.: «. . . Sed verŝajne mi erare skribis en enketo nur unu mian familinomon Smirnova, kaj vi sendis al mi ankoraŭ novan membro-karton n-on 13 284. — Suslennikova, Suslennikova-Smirnova kaj Smirnova Antonina Sergeevna estas unu persono.» — Do antaŭe nia K-dino estis registrita sub la nomo Suslennikova n-o 8390 kaj poste, ĉar ŝi ne citis la membronumeron kaj skribis nur Smirnova, ni kompreneble akceptis ŝin kiel novan membron. Ni aldonu, ke ĉi tiu cito de unu ekzemplo estas unu el multaj.
* * *
Aperis la novaj membrolibroj por aktivaj membroj. Al tiuj, kiuj jam sendis la kotizon por la jaro 1930, ni jam ekspedis la novajn membrolibrojn, parte en «S-ulo», parte aliel. Ni ĝentile petas niajn membrojn jam nun renovigi la membrecon por la jaro 1930, por ke ni povu iom dividi la laboron ĉe la registrado de novaj membrolibroj.
La jarlibro 1929/30 estas en presado kaj la presisto klopodos liveri ĝin al ni fine de decembro. K-doj, kiuj ne jam pagis sian kotizon por 1929, tuj faru tion; estas ankoraŭ tempo, por ke viaj adresoj aperu en la jarlibro, almenaŭ en la suplementa parto. — Kiel ĉiujare la ekspedado de la jarlibro kostas al ni ĉiam multe da mono; pro tio ni ŝatus, se niaj K-doj kaj perantoj interkonsentus, ke ni povu sendi la jarlibrojn kolektive al unu adreso, laŭeble. Kiu konsentas al ĉi tiu aranĝo, bonvolu jam nun okaze informi nin pri tio. Nepra postulo estas: preciza disdonado. Adm.
Por ke «S-ulo» restu 12-paĝa!
La SAT-anoj en Nîmes kolektis . . . . . 40.— f. fk. K-do Habert (55), Sucy 20.— „
Kaj vi? Se ne mone vi povas oferi, — ĉu vi streĉis viajn fortojn por havigi al ni novajn abonantojn per aktiva varbado?
— pàgina 10 —
142 SENNACIULO
Pri esperanta Morse-alfabeto
K-do N. Ĥolm (5459), en «S-ulo» 265, proponas esp. morse-alfabeton. Des pli laŭdinda intenco, ju pli nun oni rajtas sendi telegramojn redaktitajn esp-e, kaj ja ne ekzistas specialaj morsaj signaloj por iuj nur esp-aj literoj. Tamen, laŭ mia opinio, ĉiuj signaloj proponitaj de K-do N. Ĥ. ne taŭgus, ĉar jam ili estas uzataj por iuj neesp-aj literoj. Ekzemple:
| Por literoj | signaloj prop. de K-do N. Ĥ. | nun uzataj por literoj | anstataŭe mi proponas |
|---|---|---|---|
| ĉ | — — — . | ò, ö, õ | — . — . . |
| ĝ | — — . — | q | — — . — . |
| h | — . — — | y | . . . . |
| ĥ | . . . . | h | . . — . — |
| ĵ | . . . — | v | . — — — . |
| ŝ | — — — — | ch | . — — . . [?] |
| ŭ | . . — — | u, ü | . . — — [?] |
Kiel oni vidas, laŭ propono de K-do N. Ĥ., telegrafisto devus uzi saman signalon por du malsamaj literoj. Nedubeble, tio okazigus multajn gravajn erarojn, ĉar ankoraŭ dum longa tempo, krom esp-o, ja oni uzos por telegrafi tiujn lingvojn enhavantaj neesp-ajn literojn. Ties morsaj signalojn ni do ne devas elekti por la nur esp-aj literoj. Tiuj, kiujn mi proponas, estus certe pli taŭgaj, ĉar laŭ mia scio ili ne ekzistas en la nuna internacia morsa alfabeto.
SAT-ano 13 706 (radiotelegrafisto).
ĈU NI SCIU, AL KIU NI SKRIBAS?
Respondo al K-do Cowan
La konkludoj, kiujn K-do Cowan faris el mia propono al korespondpetantoj: mencii pri sia profesio por faciligi la korespondadon («S-ulo» n-o 264), estis por mi granda surprizo. Mi estus la lasta, kiu postulas limigon de korespondado nur inter samfakuloj. Tre kontenta mi estus, se konstruisto k dancistino trovus komunajn interesojn. Sed por ke tio okazu, estas ja ankaŭ necese, ke ambaŭ sciu, kiuj ili estas. K-do Cowan certe ne neos la fakton, ke korespondantoj, ĉefe en la komenco, plejparte preferas korespondi antaŭ ĉio kun samfakuloj por ekscii la diferencon de la vivkondiĉoj en diversaj landoj.
Se venas homo k petas interligi lin kun fervojisto ekz. aŭ liberpensulo aŭ junkomunisto, kiel ekscii el la blinda anonco, kiu estas la korespondpetanto? Ĉu ĉeesto de informoj pri profesio k aĝo malhelpus al pli larĝa, nesamfaka korespondado? Ŝajnas, ke ĝi fariĝos pro tio nur pli konscia k malpli hazarda, blinda. Do, K-do Cowan, ne kontraŭ «homeca solidareco» mi estas k ne krei «ŝtuparon» inter la SAT-anoj mi intencas, sed nur raciigi la laboron de korespondperanto.
I. Lisiĉnik (3632).
[BILDO p.10 | 39,8,64,13] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro, folioj kaj plumo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
L. L. Zamenhof, Originala Verkaro. Kolektitaj k ordigitaj de d-ro Joh. Dietterle. Eld. Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, Esp-o-fako, 1929 pĝ. 604, formato 15×22½ cm., bindita. Prezo mk. g. 15.—.
Granda verko kuŝas antaŭ ni k por fari ĝian detalan priparolon, necesus eble ankoraŭ pli da paĝoj ol ĝi mem entenas . . . Ni preterlasu ankaŭ iun ajn kritikon pri la ĝenerala aranĝo, ĉar tio kondukus nin tro malproksimen. Ni simple akceptu ĝin tia, kia ĝi estas.
D-ro Dietterle, la kompilinto, ne ŝatas la epiteton «majstro», kiun donis la esp-istoj al Z. vivinta. Ni ne havas la saman opinion k pensas, ke ĝuste post la morto, oni povas «sendanĝere» por iu ajn ĝin lasi al tiu tiom multe suferinta homo. Ni eĉ supozas, ke Z. certe pli facile pardonus al ni tiun epiteton, ol al eminentaj en nia rondo ame prediki k fie praktiki . . .
La libro konsistas el ses partoj: Antaŭparoloj, Gazetartikoloj, Traktaĵoj, Paroladoj, Leteroj k Poemoj.
Kiam ni nun relegas Zamenhofajn Artikolojn, ni konstatas, ke Z. ne estis tute trankvila homo, kiel oni volus al ni kredigi. Kontraŭe li montriĝas homo pasia, kritikema k kiu defendas sian vidpunkton k siajn opiniojn ne malofte kun sarkasma ironio. Ni admiras lian ĵurnalistan talenton. Ni kuraĝas eĉ diri, ke se Z. montriĝus inter ni ne kiel nia «majstro», sed kiel simpla esp-isto, niaj eminentuloj ne tro ŝatus lin en niaj vicoj pro lia sincero, demokrateco k emo al kritiko . . .
El la Traktaĵoj montriĝas, ke Z. bone konis multajn projektojn de lingvo internacia antaŭ la kreo de esp-o. La plej malforta traktaĵo ŝajnas al ni pri Esp-o k Volapük (el j. 1889/1890). El la aliaj ni vidas, kiom Z. volis labori por la homaranismo, k ke tio estis lia ĉefa deziro. Pro tio li intencis forlasi «oficiale» la esp-o movadon por povi «libere» dediĉi la reston de sia vivo al liaj homaranismaj idealoj. La milito ne permesis al li realigi k krei novan mondon . . . Tamen por ĉiam restos al ni liaj sagacaj k profundaj: Gentoj k L. I. k Post la granda milito. D-ro Dietterle enmetas tie ĉi ankaŭ du partojn el «Vivo de Zamenhof» de Privat, ne konvinkiĝinte tamen pri ilia enmeto-rajto. Ŝajnas al ni, ke laŭ la alnoto de la kompilinto, ni devas trakti tiujn partojn, kiel poezian imagon de la aŭtoro.
Paroladoj estas senescepte granda fonto de pripensoj. Ili estas perloj, pri kiuj ni povas esti fieraj. K ni ne miras ke kvankam Z. estis malbona oratoro (ĉu ni ne povas tion konfesi?), ilia legado elvokadis ian ekstazon ĉe la esp-istoj k donis la necesan entuziasmon al la plua laboro. Ĉar cetere ĉu ne pli valoras la enhavo, ol la brileca parolo?
Unu el la plej interesaj partoj por tiuj, kiuj jam enprofundiĝadis stude en la aliaj originaloj de Z., estas sendube leteroj, kies kolekto ne estas tiom instrua, kiom ĝi povus esti. Ni persone tre bedaŭras, ke la reĝa krajono de cenzurinto forstrekis al ni partojn, kiuj estus tre valoraj por povi finfine doni veran historion de multaj okazintaĵoj. Ĉu ni ĉie k ĉiam devas maskobali? La cenzuro unufoje estis eĉ kontraŭ la opinio de Z. mem! La letero n-ro 344 estas cenzurita k jen en la postsekvanta (n-ro 345) Z. diras: «Mi plene rajtigas vin montri mian leteron de la pasinta semajno al ĉiuj k ĉie, kie vi volas» . . . Sur la pĝ. 585 la kompilinto presigas «receptan folieton», sur kiu Z. konfirmas la ricevon de certa sumo al Saĥarov, por pruvi, ke Z. uzis esp-on en siaj propraj negocaj aferoj. Laŭ ĝi tiu supozo estas erara. Ĝi nur montras, ke ricevinte monon (por esp-aĵoj) Z., por konfirmi ĝian ricevon, uzis paperon, kiun li havis submane.
La libro havas bedaŭrinde preserarojn, sed ni ne postulu tro ĉe la unua eldono. Ni tre bone komprenas, kiom atentostreĉan laboron postulis la kontrolado de tekstoj k kiom grandan penon postulas tia kompilo. La ekstera vesto de la libro estas tre zorga. Tiel cetere ĉiam aperas la libroj ĉe Hirt. La prezo estas iom alta por tiuj, kiuj kutimas al pli malkaraj eldonoj. Sed kiom neelĉerpebla fonto de esp-a historio k de ĝia fondinto, el kies nur
[REKLAMO p.10] N. LENIN — ŜTATO KAJ REVOLUCIO. En la traduko de G. Demidjuk. 150 pĝ., formato 12×18 cm. Pr. 1.— mk. g. SAT-eldono. Lenin klarigas en tiu verko la rilatojn de l’ socialista revolucio k de l’ proleta klaso al la ŝtato. Ĉiu — ĉu sampensanto, ĉu malsam-opinianto — devas konatiĝi kun la enhavo de tiu por la revolucio praktiko tiom signifa verko de l’ granda gvidinto de la Rusa Revolucio. Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— pàgina 11 —
SENNACIULO 143
kelkaj frazoj oni povus disvolvi abundajn verkojn!
Kiom multe oni povas skribi pri Z. k liaj ŝirdoloroj! Ili kristaliĝas en tiu frazeto, kiun li skribis certe kun granda timo, por ne perdi por ĉiam influan rusan amikon al nia afero: «mi devas (sic!) sciigi vin, ke mi estas nek kristano, nek luterano, — mi estas hebreo». Eble ni ne devas bedaŭri, ke Z. naskiĝis en tiu medio de moralaj suferoj, kiaj ja estas pli teruraj ol la materiaj, sed nur, ke li ne povis formigri el tiu infero en alian landon, iom pli liberan, kie li estus trovinta pli da kompreno, pli da morala subteno por lia «sennacia» lingvo k lia idealo de homaranismo, de kiu ni estas tiom, tiom malproksime . . . S. Grenkamp.
Evangelio de Spirita Korpo de Okamoto-Rikiĉi. Evangelioj de Belismo. Vol. I. 32 pĝ. Form. 12×19. Senpaga por tiuj, kiuj estas malriĉaj, ke ili ne povas pagi la preskoston. Eld. adreso: Bikjo – Kjodonoen, Sano – jubinkjokukunai Kacurajama. Ŝizuoka-ken. Japanio.
Legante la titolon oni povus pensi, ke temas pri propagandilo de religia stultiga sekto. Tamen, foliumante la broŝuron (verkitan en senriproĉa esp-o), ni konstatas, ke temas pri profundpensa ellaboraĵo sur scienca bazo. La aŭtoro plene forĵetas la kristanan kread-kredon kun ĝia kreinto, ĉian superstiĉan kredon. Tamen plaĉas al li nomi sian science prezentitan tezaron «religio» (Belismo). Post elementaj klarigoj pri scio, scienco, sciencaj hipotezoj, kun cito de abundaj trafaj ekzemploj, li venas al la kerno: la mallumo, kiu ĉirkaŭas la spiritan fenomenon, la hipotezo pri «spirita korpo». La libreto estas leginda. N. B.
AL NIAJ BRITIAJ GEK-DOJ!
Per ĉi tiuj linioj ni informas niajn klientojn, ke K-do Sherriff (London) ne plu estas la peranto por SAT. — Monsendojn, se eble, oni rekte sendu al Leipzig per poŝtmandato. Por individuaj membroj peras nia K-do C. W. Spiller, Dewsbury Road 13, London, NW 10.
Rekomendinde estas, ke niaj Gek-doj instaligus kurantan konton ĉe SAT, ĉar per tio ili povas sendi pli grandan sumon kaj poste povos mendi laŭplaĉe, ĝis la kredito elĉerpiĝis. Adm.
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Signalen, Stokh., 28. 11., La Revista Blanca, Barcelono, 1. 12., Lyon Républicain, 28. 11. (pri lab. esp. festo, eldonkv. 80/90 000), D. Deutsche Eisenb., Berl., 10. 11., Der Freidenker, Berl., dec. (kurs-anonco), Neue Zeitg., München, 8., 15., 23. 10., 11. 11., Münchener Post, 3., 7., 10., 12./13., 16. 10., Aurora, Porto, dec., Leninec, Ivanovo-Vozn., 20. 11., Soc. Konkurado, Majkop, 22. 11.
Peresper. materialon enpresis:
Majak Kommuni, Sebastopol, 27. 9., 11., 18. 10., 7., 18. 11., Soc. Konkurado, Majkop, 7., 22. 11., Leninec, Iv. Voznesensk, 21. 11. (kliŝo sur unua pĝ.), Neue Zeitg., München (Nordbay. Volkszeitg., Nürnbg.), 24. 10., 28. 10., 7. 11., Daily Worker, Novjorko, 2. 9.
NIA POŜTO
14 737. — Via artikolo estas certe tre interesa, sed ĝia enmeto riskus okazigi disputon, kiun ni devas eviti en la intereso de la unueco en SAT.
1810. — Via manuskr. el Italio ne troviĝas en niaj kajerujoj. Ni ankaŭ ne memoras pri ĝi. Sed povas esti, ke ĝi estas sendita al la red. de «LNE» (Moskvo), se temas pri literaturaĵo.
13 555. — Via verketo aperos en «L. L.».
13 885. — Vian versaĵon ni uzos; la disk. art. aperos resume.
Labkor. Forst. — Nuntempe, kiam «S-ulo» havas deficiton pro nesufiĉe granda nombro da abonantoj, estas devo de ĉiu rondo iom helpi pagante tiajn tekstojn.
1453. — Prokrasto okazis tial ke la art. de 14 167 ne estis senpere sendata al la Red. Vi devas cetere pagi por la lasta alineo laŭ la anonca tarifo al la Adm.
13 397. — Via art. aperos en venonta n-o.
10 566. — Nur kontraŭ pago laŭ anonca tarifo.
Novaliĝantoj al SAT devas pagi aliĝkotizon. Vidu n-o 267 de «S-ulo».
Nekrologo
Pro la proleta malsano (ftizo) mortis 21. 10. nia kara, nova, sed fervorega K-do Kotja Snedov (12 387) eks-batalanto dum civilmilito kaj lasttempe aganto sur kultura fronto kaj en socialisma konstruado de nia proleta ŝtato.
Nikolaev-a SAT-anaro.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,80 mk. g., ĉiu plia linio 0,50 mk. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
BRITIO
K-do W. R. Bayliss, 115 Dickens St., Peterborough, petas siajn koresp-antojn dume ne skribi, ĉar li migras al Usono. Nova adr. baldaŭ sekvos.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Josef Schöne, Niedereinsiedel Nr. 183, dez. koresp. kĉl. k kun K-doj el germanlingva regiono (Volgo) de Sovetio.
GERMANIO
K-do William Bierbaum, Grenzgraben 59/1, Chemnitz, dez. koresp kĉl., L, PK, PI, bfl.
K-do F. Hentschel, Vorsetzen 64, Hamburg 3, dez. interŝ. PM. Sendu unue!
K-do Herb. Heber, Sidonienstr. 170. Tharandt b. Dresden, dez. interŝ. PM kĉl. Resp. tuj k certe.
K-do Johann Wilfert, Fischergasse 11, Hof i. Bay., dez. koresp. kĉl., L, PI, pri ĉ. temoj, prec. pri liberpensismo. Resp. garantiata.
— 20 kursanoj ne plu dez. respondojn el eksterlando, ĉar ni jam tro multe ricevis. I. Wellborn, H. Kuhl, H. K. Dost.
K-do R. Pförtner, Petzoldstr. 11, Sebnitz i. Sa., dez. koresp. kun sinceraj revoluciuloj ĉl. k anarkiemuloj el Sovetio, nur veraj antikapitalistoj skribu!
K-do A. Rössler, 25 j. (sportulo k fotoamatoro), Kupferstr. 8, Esslingen am Neckar, interŝ. PI k fotojn kĉl.
SOVETIO
K-do Velikanov, Aleksio (26 j., kom.), Tiĥoreckaja, S.-K. ĵ. d., Cerkovnaja 71, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-dino M. Grabenko, Esperanto-Sekcio ĉe Rajsovet, Djankoj, Krimeo, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
Adresŝanĝo. — K-do J. Gromov (6477) loĝas nun en: Tomsk, Tverskaja 41 (antaŭe en Blagoveŝĉensk).
K-do A. S. Kogan, Plitnickaja ul. 3, Staraja Russa, Novg. okr., dez. koresp. kun radioamatoroj ĉl., L, gaz., ĵurnalojn.
K-do Vladimir Belajev (junulo), Bologoje, Okt. ĵ. d., R. I. K., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
K-do Peĉjo Ĵukov, Tiĥoreckaja, S.-K. ĵ. d., Parovoznyje masterskije, Mestkom. 1, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do K. Paĉikovskij (Ukrainio), Priluki, dez. interŝ. PM, bfl., kĉl. Resp garantiata.
— pàgina 12 —
144 SENNACIULO
K-do E. Pimenov (19 j.), Kurajevskaja 25—7, Penza, dez. koresp. kĉl. (pref. ekstereŭropaj), pri esp. movado, vivkondiĉoj, kino k. a. temoj, L, PK, PI. Resp. garantiata.
K-dino V. Maslova, Vokzal, 4 vraĉebr. [?] uĉastsk [?], Krilovskaja, dez. koresp. kĉl.
K-do G. Zekin (elektristo), Fabriko im. Frunze, Nova Kolonio 49, kv. 4, Konstantinovka, Artemovsk. okr., dez. koresp. pri ĉ. temoj, PI, il. gaz., ĵurn.
— Rondeto de esp-istoj dez. koresp pri lab-istaro, socialista konkurado k. a. temoj. Adr.: Nijegorodsk. okr., Semenov, Lernejo de instruktoroj al Esp. Rondeto.
Adresŝanĝo. — K-do Sinclair Söderberg (7430), Lubenskaja ul. 8, kv. 2, Leningrad (antaŭe en Norrahammar, Svedio).
K-do Boris Zelenski, «A» 57—2. St. Sartana, Mariupol. okr., dez. koresp., L, PI, PK, PM, fotoj, il. gaz.
K-do Johano Kulikov, Saoki, 3 rajon 114, Sartana, Mariupol. okr., dez. koresp., L, PI, il. gaz.
[REKLAMO p.12] Sendiuloj — SAT-anoj! Ĉe Taŝkenta distrikta Konsiliĝo de Militantaj Sendiuloj organiziĝis Esperanto-Servo. Ĝi celas kunligi per esp-o Taŝk. sendiularon kun div-landaj sendiulaj k liberpens. organizoj k apartaj kontraŭreligiuloj por interŝ. de spertoj k novaĵoj en kontraŭreligia batalkampo. K-doj, helpu pruvi taŭgecon de esp-o por tiu celo. Skribu multnombre mem k devigu skribi viajn kontraŭreligiajn organizojn, perante al ili. Resp. garantiata ĉiam tre interesa, ĉar Taŝk. sendiularo batalas ne nur ĉe kristanoj, sed precipe laboras inter mahometanoj-uzbekoj. Adr.: USSR. Taŝkent, Okrujnoj komitet KP(b)UZ, Okrsovet bezbojnikov, Kuĥarskomu.
[REKLAMO p.12] K-doj! Laboristoj el kelkaj Odesaj fabrikoj dez. koresp. kun prolet-organizoj, fabrikoj, redakcioj k individuoj ĉl. Adr.: Odessa (USSR), Lassalstr. 12, ORPS, Kultviddil, Esp.-Konsultejo, al Danovski.
[REKLAMO p.12] Laboristoj el Hamburg, Glasgow k Amsterdam! Kunligiĝu kun Odesaj entreprenoj! Adr.: Odessa (USSR), Lassalstr. 12, ORPS, Esp.-konsultejo, al Danovski.
[REKLAMO p.12] Gravaj taskoj estiĝas por la Proleta Esperanto-Grupo Hamburg-Altona pro aliĝo al loka JFA. Estas dezirataj: Ĥoroj kaj spektakloj revoluci-tendencaj, leteroj pri aktualaj temoj k (ĉefe el blankteroraj landoj) materialo por ekspozicio kun temo: «Cenzuro». Sendu ĉion al Wolf Koglin, Hamburg-Fu., Alsterkrugchaussee 562.
[REKLAMO p.12] Gekursanoj de Moskvaj Centraj Ŝtataj Kursoj de Esperanto dez. koresp. kun ĉiuj landoj, pri ĉiuj temoj, interŝ. PK ilustr., gaz., esp-aĵojn. Adr.: Moskvo (USSR), Sivcev Vraĵek 25, 21-aja Ŝkola Ĥono [?].
[REKLAMO p.12] POLIO Lernolibrojn kaj vortarojn naci-esper. kaj esper.-naciajn en senescepte ĉiuj lingvoj deziras interŝanĝi kontraŭ pollandaj esperantaĵoj K-do Jan Zawada, redaktinto de ĵus eldonita «Plena Fundamenta Vortaro esper.-pola». Adreso: WARSZAWA, M. O. Czerniaków, ul. Zaciszna 1, Pol. Sendu antaŭe prop.!
[REKLAMO p.12] METALLABORISTOJ EL ĈIUJ LANDOJ! Zavoljskaj metallaboristoj serĉas seriozajn korespondantojn pri la demandoj: labormovado, situacio de laboristoj, kondiĉoj de laboro, salajro, komjunularo k pionirmovado, ateismo, I. R. H., militdanĝero ktp. Resp. gar.: Skribu laŭ adr.: Sovetio. Uljanovsk Zavoljje, Klubo je la nomo de 1-a de Majo (ĉelo de SEU.).
[REKLAMO p.12] K-doj en Anglio k Ameriko! Ĉe Leningrada klubo «Ruĝa Fervojisto» organiziĝis rondeto por studo de angla lingvo. Gek-doj el nomitaj landoj estas petataj helpi al la rondetanoj per angla koresp-ado, sendado de anglaj gaz. k libroj. Adr.: K-do N. Jaĥontov, st. Slavjanka, Okt. ĵ. d., Leningrad. obl. (USSR).
[REKLAMO p.12] Klubo de fervojistoj en Moskvo koresp. pri lab., junulara, sporta, ateista movadoj, foto, teatro k al. temoj, interŝ. PI. ilustr. gazetojn k ĵurnalojn, afiŝojn. Resp. estas garantiata. Adr.: Moskvo, Kalanĉevskaja ploŝĉad, Klubo KOR, krujok Esperanto, Sov.
[REKLAMO p.12] 25 gelernantoj (naturamikoj) dez. koresp. kĉl. ĉefe pri lab. movado, politiko, sporto ktp. Je komenco de tia laboro ni intenc. aranĝi 7. jan. 1930 Internacian leter- k poŝtkartvesperon. Ĉiu esp. rondeto aŭ grupo estas petata sendi salutkarton. Estontaj korespondantoj anoncu sin multnombre al K-do: Otto Bruder, Lerchenfeldstr. 10, Halle (Saale), Germ.
[REKLAMO p.12] 20 gelernantoj 15—18jaraj dez. koresp. k interŝ. L, PK, PI, PM, fotokartojn, il. gaz. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: A. Sikar, Novoselskaja 86, ŝkola stroitelnogo uĉeniĉestva, Odessa (USSR).
[REKLAMO p.12] Korespondadon kĉl. deziras: R. Schmiedel, Chemnitz, Eisenweg 42, pri lernejoj, sporto, W. Köpping, Chemnitz, Eisenweg 53, pri junularmov., sporto, W. Sieber, Chemnitz, Eisenweg 49, pri sporto, radio, W. Lösch, Chemnitz, Eisenweg 71, pri sporto, polit. ekon., W. Horn, Chemnitz, Eisenweg 49, kun fervojistoj, F. Heinrich, Chemnitz, Eisenweg 47, pri ekonomio, trafiko, O. Oertel, Chemnitz, Eisenweg 51, pri ĉiuj temoj, W. Gregori, Harthau/Erzgeb. Rosa-Luxemburg-Str. 10, pri pol., ekon., H. Müller, Harthau/Erzgeb., Vanzetti-str. 1, pri junul., pol. ekonomio, H. Götz, Chemnitz, Harthauer Str. 14, pri junul., sporto, fotado. Ĉiuj garantias respondon
[REKLAMO p.12] K-do Roland Barta, 2816 High Street, Denver, Colorado, USA., dez. koresp. pri anarkismo, militservrezisto, pacifismo, Tolstojismo, kooperativismo, sunbanado, korpkulturo, kvakerismo, seksa temo, k. a. temoj, kĉl., L, PK, PI.
[REKLAMO p.12] SINICKIJ S. P. (20 j. instruisto, junulo, korespondanto de ukrainiaj ĵurn.), dez. koresp. kun ekstereŭropaj Gek-doj per L, PK, PI, gaz. ĵurn. PM., fotoj. Resp. garant.! Adreso: g. Novo-Ukrainka Zinovjevskogo okr. poŝtkesto 8. Sovetio.
[REKLAMO p.12] Juna K-do serĉas laboron en Francio. Kiuj Gek-doj povas helpi? Skribu por E. B. D. al Adm. de SAT
[BILDO p.12 | 14,68,20,73] Granda nigra kvinpinta stelo antaŭ la anonco de K-do Ĉerniajev.
[REKLAMO p.12] Geamikoj k gekoresp-antoj de K-do Ĉerniajev Jurij (14948)! Skribu al mia nova adreso: USSR, Donbaso, Konstantinovka, Artemovski okr. al Jurij Ĉerniajev. — Mi ankaŭ serĉas novajn koresp-antojn, interŝ. L, PI, il. gaz. k ĵurn. pri muziko, dramo, pentrarto, ankaŭ esp-aĵojn.
[REKLAMO p.12] GEKAMARADOJ, ATENTU KAJ NEPRE HELPU!
Grupo de esperantistoj-aktivuloj volas disvastigi la esp. movadon inter laboristoj de granda industria urbeto en Donbaso (USSR). Ĉi tie loĝas la laboristoj de jenaj sep fabrikoj k laborejoj: ĥemia, vitraja, spegula, botela, ferlamena, zinkfanda, leda; sume 30 000 laboristoj.
Ni volas je fino de januaro 1930 aranĝi propagandan ekspozicion.
Gek-doj el ĉiuj landoj! Sendu al ni div. materialojn, sendu leterojn, PI, PK, nacilingvajn k esperantajn gazetojn k ĵurnalojn k div. aĵojn k esperantaĵojn.
Skribu pri viv- k laborkondiĉoj en viaj landoj, demandu nin.
Skribu, kion vi volus, por ricevi de ni. Ĉio estos rekompencota k respondota!
Ĉe ĉia fabriko ekzistas partiaj, profesiaj k komsomolaj ĉeloj k komitatoj, kiuj volas koresp. kun similaj eksterlandaj.
Skribu amase k abunde! Ni respondos nepre! Helpu la sukceson de nia ekspozicio k laboro!
SAT-anoj peradu!
NIA ADRESO: USSR, KONSTANTINOVKA, ARTEMOVSKIJ OKRUG, POŜTKESTO 37, ESPERANTO.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Kial persistas la Kristnaska tradicio? | 133—134 |
| Kaduka ve-kanto | 134 |
| Italio, Musolini kaj aŭstriaj «hejmdefendantoj» | 134 |
| Fama lingvoscienculo mortis | 135 |
| Resumoj el la libro «Standards» (Normoj) | 135 |
| Popola voĉdonado en Latvio | 136 |
| Pri internaciismo — sennaciismo | 136 |
| Pensoj pri Klemanso | 136 |
| Esperanto-Servo | 137 |
| Sennaciula Sporta Paĝo | 138—139 |
| Diskutejo | 139 |
| Kiel oni traktas fremdajn maristojn en Nederlanda Gujano | 140 |
| Tra Esperantio | 141—143 |
| Korespondado, Anoncoj | 143—144 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
← Tram anterior · Tram següent →
Llegir en:
