Sennaciulo, núm. 14-34 (gener-maig de 1925)

Els números 14 a 34 de Sennaciulo, el periòdic de SAT, transcrits sencers (20 números). Què és la revista, d’on ve el text i com s’ha fet: en la pàgina de la col·lecció.

Transcripció automàtica, no oficial: per a citar-ne res, compareu-ho amb l’escaneig de cada número. Si algú que en tinga els drets vol que la retirem, digueu-nos-ho i la retirem.

Tram següent →

Núm. 14, 1 de gener de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N.ro 14 — APERAS SEMAJNE — 1. Januaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO

SENNACIULO

☆ Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda ☆

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Gvidanto: E. LANTY 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI.

Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Nova Jaro — Nova Laboro

Jaro 1924 alportis al ni sukcesojn. Kvankam ne sufiĉe grandan nombron da novaj adeptoj, membroj kaj abonantoj — pri ilia statistiko ni ne povas esti kontentaj — sed tamen konsiderindan kreskon de nia influsfero. Precipe lastaj monatoj, lastaj semajnoj — komencante de la IVa kongreso, dum kiu estis formulata la ofensivplano laŭ praktikaj metodoj — progresigis nian aferon, certigis nian venkon je 2/3 oj ĉe multaj prolet-organizajoj.

Kiu volas resti malantaŭe en tiu momento, kiam estas nia tasko pruvi per la praktiko la taŭgecon kaj utilecon de nia movado por la proletaro, en momento, kiam la celo lumas tiel proksime? Esti Satano signifas aktive kunlabori en la konstruo de nova socio! Nia batalo, kiu montras diversajn fazojn de evoluo, nun eniris la plej gravan fazon, en kiu ni devas elmontri, ke ni ne fanfaronas, ke ni ne faras vanajn promesojn, sed ke ni fakte scias plenumi, kion ni estas promesintaj, ke ni scias utiligi la ilon esp. en la servo de l’ tutmonda proletaro.

Ĉu tio ne vekos eĉ la lastan dormanton en niaj vicoj, kiu forgesas, ke malgranda, relative tre malmultnombra organizaĵo, kia estas SAT, nepre bezonas la subtenon de ĉiu sia membro, por efektivigi sian programon? Pripensu tion ĉiu el vi kaj disponigu liberajn fortojn pli ol ĝis nun al la SAT-afero. Dum en la polemikado kaj teoriado bedaŭrinde tro multe oni agadaĉas, skribas kaj babilas je malprofito de la movado, la pozitivan faron oni malatentas, per tio malbone servante al la asocio, al la komunaj interesoj, precipe en nuna horo, kiam SAT bezonas ĉiujn fortojn, por montri sian povon kaj dispeli ĉiujn skeptikajn opiniojn kaj kontraŭstarojn de hezitemuloj kaj nekonvinkitoj.

Do, — nia voko iras al ĉiuj:

Faru ni nian laboron — kaj la venko estos nia!

Desegnaĵo: nuda vira figuro vidata de malantaŭe, staranta antaŭ granda kvinpinta stelo kun radiantaj radioj, rompanta ĉenon per siaj manoj. Subskribo: «Proletaro rompos siajn ĉenojn». Subskribita de la artisto en la malsupra dekstra angulo.
Desegnaĵo: nuda vira figuro vidata de malantaŭe, staranta antaŭ granda kvinpinta stelo kun radiantaj radioj, rompanta ĉenon per siaj manoj. Subskribo: «Proletaro rompos siajn ĉenojn». Subskribita de la artisto en la malsupra dekstra angulo.

Desegnaĵo: nuda vira figuro vidata de malantaŭe, staranta antaŭ granda kvinpinta stelo kun radiantaj radioj, rompanta ĉenon per siaj manoj. Subskribo: «Proletaro rompos siajn ĉenojn». Subskribita de la artisto en la malsupra dekstra angulo.

Proletaro rompos siajn ĉenojn

Politiko de nova registaro en Anglio

La personaro de nova registaro per si mem jam atestas pri karaktero, kiun havas la politiko de nova ministaro. La enlanda politiko jam havas ne dubeblajn signojn de l’ daŭra reakcio, dum kiu ĉiuj atakiloj estos direktaj kontraŭ laboristaro kaj nacia movado. La eksterlanda politiko certe estos direktata laŭ «hereditaj» principoj, kiuj dum regado de Makdonald preskaŭ neniam diferencis de antaŭaj jaroj.

En la publikitaj paroloj dum bankedo ĉe Londona urbestro Bolduin kaj liaj kolegoj jam donis sufiĉe klarajn konturojn pri la programo de nova registaro.

«La enlanda kaj eksterlanda politiko de nova registaro estas karakterizata de la principo — plifortigo de influo de Brita Imperio kaj firmigo de l’ ligiloj inter metropolio kaj regataj (dominataj) landoj», — jen estas la esenco de jam faritaj oficialaj deklarajoj.

Angla burĝaro perfekte scias, kie estas la plej malsana loko de Anglio. Ĝi ne povas «malrimarki» tion, kion oni konstatis jam en la tuta mondo, ke la kolonioj kaj dominatoj (dominions) elmontras fortan tendencon por liberiĝo el angla protektado. Dum lastaj jaroj tiu tendenco estis la plej aktiveca kaj ekz. en Hindio kaj Egiptio kreskigis ribelemon kontraŭ Anglio.

Kiel la nova registaro intencas lukti kontraŭ tiu tendenco? Kio okazos al Anglio, kiam ĝia politiko ne plu estos bazata sur apogo je potencaj kolonioj? Ĝi neeviteble fariĝos duagrada regno, kiel izolita eŭropa lando. Ĝia enlanda ekonomia stato estos malpli bona ol kiam angla burĝaro ne povos korupti laboristan aristokration per produktaĵoj el forta ekspluatado de koloniaj popoloj.

Bolduin deklaris, ke baldaŭ estos ripetita granda ekspozicio en Wembley, — tiu manifestaĵo de dekadanta imperialismo de Anglio. Oni nepre devas kredigi al angla popolo ĝian potencon, kiam ĝi riskas perdi la lastan. Tiu ĉi ekspozicio kostis centojn da milionoj da funtoj… Se oni decidas ĝin daŭrigi, tio atestas, ke ĝi ne atingis la deziratan rezulton…

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

Tiu ĉi ekspozicio, — laŭ parolo de Bolduin, — montris al milionoj de enlanduloj la vivrimedojn de Brita Imperio kaj eventualajn perspektivojn de ĝia progreso.

Dum la sama bankedo unu el ministroj parolis pri organizenda komunikado per aerŝipoj inter ĉiuj ĉefurboj de Brita Imperio, — ĉar… la perfektigo de aerkomunikado helpos solvi kelkajn malfacilajn kaj urĝajn demandojn en proksima Oriento…

Bolduin mem estas pli sincera. Parolante pri hinda problemo li interalie menciis: «la politikaj ekstremistoj per sia taktiko celas kontraŭ la nuna konstitucio…» do li tute aprobas indignindajn punagojn de angla landestro en Hindio lordo Reding. Se oni konsideros la fakton, ke fakestro por aferoj de Hindio estas fama lordo Birkenhed, tiam oni povos aserti, ke en proksima estonto laboristoj kaj agristoj de Hindio spertos pli kruelajn persekutojn, ĉar laŭ vortoj de Bolduin mem, tion antaŭ-sancianta, — „…la registaro de Lia Reĝa Moŝto subtenos ilin (t. e. punrimedojn de anglaj regantoj en Hindio) per la tuta aŭtoritato…»

Pri la demandoj de l’ eksterlanda politiko la angla ĉefministro parolis per dubsenca lingvo de l’ diplomatoj. Sed estas tre karakterizaj por nuna momento tiuj tre akraj kritikoj de oficialaj ĵurnalistoj kiuj aperis en freŝdataj jurnaloj kontraŭ projekto de Dawes kaj daŭranta diskutado pri franc-germana ekonomia kontrakto, kiuj sentebl tuŝegas interesojn de l’ angla industrio. Notinda estas ankaŭ la fakto, ke la franca ambasadoro ne estis reprezentita ĉe l’ menciita bankedo.

Dume anstataŭ angla-soveta kontrakto miskreditita de nuna registaro, estas aranĝita angla-germana ekonomia interkonsento. 3637.

Letero el Estonio

(Prokraste raportita de nia korespondanto pro la intertempaj okazintaĵoj. — Red.)

Hodiaŭ mallonga priskribo, kiom nun estas eble ĉe ni. La proceso (vidu n.o 11) estis finata (39 akuzitoj estis kondamnitaj je dumviva punlaboro, la ceteraj preskaŭ ĉiuj je multjara malliberejo, nur 7 liberigitaj), sen ke ni estus reaginta tion. La normala vivo senĝene daŭris, nenio lasis antaŭsenti nin, kiaj eksterordinaraj okazoj, kies sekvojn ni nun travivas, atendas nin; ili memorigas nin pri la plej teruraj paroksismoj de la cara reakcio.

Ni jam raportis pri atakoj de la reakcio, kiu persekutas ĉi-lande la laboristan movadon. Sed nun ne plu temas pri tio. En Estonio nun regas la plej terura blanka teroro, kiu ne estas malpli terurega ol tiu en Hungario kaj Bulgario. Ĝia sola celo estas la subpremo de la revolucia movado. La laborista movado nun ne nur estas persekutata, sed fakte detruata, ekstermata. La aferon ja ĉiuj pli malpli konas laŭ la jurnalaj sciigoj, tial ni kontentiĝas, per malmultaj linioj skizi la okazintaĵojn.

La 1an de decembro estis farata provo, renversi la registaron. Dum la matena krepusko provis 5—10 personaj grupoj de aktivistoj (aktivuloj) transpreni la registarajn kaj militistajn aŭtoritatojn kaj terorigi la policon. La provo nekredeble facile prosperis: la stacidomo, la poŝtejo, la milita ministrejo kaj ĉiuj registaraj aŭtoritatoj venis en manojn de la atakantoj preskaŭ senkontraŭstare dum 2—3 horoj. Malgraŭ la bone organizita policanaro neniu sciis ion pri la atako, ankaŭ la polico ne estis rimarkinta, ke jam plurajn tagojn antaŭ la 1a de decembro malgrandaj grupoj de aktivistoj el Sovet-Rusio estis venintaj trans la limon unu post la alia kun armiloj kaj municio. Krom la okupo de la registaraj ejoj la aktivistoj sukcesis eksposedi du aeroplanojn; unu tamen alteriĝis 3 kilometrojn de la rusa limo, kaj ĝia pasaĝero estis arestata kaj baldaŭ poste ekzekutata.

Ĉiuj konsentas unuanime, ke la organizo de l’ ribelo estis bonega, ĉar alie ja neniu estus sukcesinta, okupi per tiel malmultaj homoj samtempe tiom da registarejoj. Tamen ĉio estis vana, ĉar ĉio denove estas en la manoj de la reakciuloj, kaj la tuta lando suferas je la sekvoj de la malsukcesa provo, proklami ĉi tie la laboristan regadon: la provo ŝajnas esti tro frue farita, la alvenintaj aktivistoj ne sciis precize, kiel grandan subtenon ili ĉi tie povas esperi, ĉu la soldatoj emas ilin aliĝi ktp. Nur tiu ĉi riproĉo ŝajnas meritita, se oni entute povas paroli pri riproĉoj.

Nun en la tuta lando regas militstato, precipe en la provincoj, kie oni nur ĝis la oka horo vespere rajtas sin montri ekster sia domo. En la registarejoj ĉie gardostaras policanoj kaj militistoj, en la vagonaroj la legitimiloj estas kontrolataj, regas milita cenzuro ktp. La blankuloj ree formis ŝirmligon, kiu devas defendi kaj ŝirmi la nun regantan registaron. Oni nun serĉas la krimulojn: la danĝero esti arestata kaj mortpafata minacas ĉiujn laboristojn, kiuj hazarde ne estis ĉe sia ordinara laborejo la 1an de dec.; al la majstroj kaj ĉeflaboristoj estas ordonite denunci ĉiujn revoluciemajn laboristojn ktp.

Ĉiutage novaj ordonoj estas dekretataj, unu pli severa eĉ ol la alia. Oni ellaboras leĝon, kiu malpermesas ĉian laboristan movadon, escepte la ŝtatsocialistan. Sed nun nokton post nokto laboristoj estas arestataj, kaj ili ĉiuj malaperas tiel, ke neniu scias kien; al la familianoj nenio estas sciigata pri ties sorto. Samtempe oni aŭdas nokte nedubsencajn pafojn, kaj oni kaŝe rakontas, ke unu arestito post la alia estas forbuĉata, ĉar tiam amasan murdadon nomi ekzekuto, estus do peko. Antaŭ nelonge oni respondis al unu, kiu volis porti manĝaĵojn al sia arestita parenco, ke tio nun «ne plu estas necesa». — Ĉefe oni nun serĉas la aktivistojn, inter kiuj, kiel oni diras, troviĝas multaj el la Rusion ekzilitoj. Oni trovas ankaŭ de tempo al tempo malgrandajn grupojn, kelkaj malvivaj, aliaj vivantaj, sed nek la stabo, nek la presejoj estas trovitaj. Nun entute ĝenerala «revizio» estas farata. Oni rakontas, ke la registaro ne povas doni plenan konfidon al la militistaro, ke kelkcent soldatoj estas mortpafitaj, ankaŭ du oficiroj, kiuj ne sufiĉe severe traktis la atakintojn. La laborista domo estas enirebla «pro nekonataj kaŭzoj», sed ankaŭ tie oni faris fundan revizion — tie regas malordo post la «vizito». Sed nur malmultaj vizitas ĉi tiun domon: kelkaj ne kuraĝas eniri, aliaj estas arestitaj, eble eĉ malvivaj, aliaj tenas sin kaŝitaj.

Resume — ne plu ekzistas laborista movado en Estonio. En la tuta vasta mondo nun la malgranda demokratia Estonio fariĝis infero por ĉiu progresema laboristo. La sola espero, kiun ni havas, estas la konvinko, ke, kvankam forbatitaj por certa tempo el la vico de batalantoj, ni tamen povas esti certaj, ke la kamaradoj en aliaj landoj ne malatentos la lecionon en Estonio kaj ankoraŭ pli kuraĝaj ol ĝis nun daŭrigos la bataladon pro la komunaj idealoj. Nemo.

TRA LA KLASBATALO

K.do Erich Mühsam, la konata poeto kaj batalanto de proletaro, kiu post la bataloj en Bavario 1919 estis malliberigita, nun estas amnestita kaj brile akceptita de la revoluciularo en Berlin.

Infanoj de la ILH revenintaj de Paris, kie ili estis gastigitaj ĉe laboristoj, estis akceptataj demonstracie sur la stacidomego de Leipzig (SAT-rap. Leipzig).

Partikongreso de Germana Socialdemokrata Partio de Polio akceptis unuanime rezolucion por esperanto (Teksto sekvos).

En Maroko la hispana faŝista diktatoro Primo de Rivera suferis unu malvenkon post alia kontraŭ la ribelantaj gentoj.

Soermus, la fama «ruĝa violonisto», estas devigita, forlasi ĝis 31. 12. Anglion.

Studu la informojn de l’ Ekzekutiva Komisiono sur paĝoj 6 kaj 7

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

Industrio, terkulturo kaj eksporto de l’homa labor-energio en Italio

Laŭ freŝdataj statistikaj bultenoj, la ĉiujara pliiĝo de loĝantaro en Italio atingas ĉirkaŭ 500 000. Tio signifas ke post 10 jaroj la lando havos 45 milionojn da loĝantoj. Ĉe tiuj kondiĉoj al Italio minacas nenia danĝero ke la lando restos sen tiu trezoro, kiun prezentas la homa energio, — la homa laborforto. Sed la danĝero ĝin minacas de l’alia flanko, kaj en jus konstatita fakto kuŝas la kaŭzo de ĝiaj proksimdataj malfacilaĵoj.

Por nutri sian loĝantaron Italio kulturigas sub diversaj grenplantoj ne malpli ol 92 % de l’tuta teritorio. Nekulturataj restas nur marĉoj, lagoj kaj montĉenoj. Oni ne povas diri, ke la terkulturo en Italio progresas malrapide aŭ neniel progresas.

La milito sendube tre malutile influis la ekonomion. Tamen la samaj statistikajoj pruvas, ke la produktado de ekz. tiom bezonata tritiko atingis antaŭmilitan ciferon. Jen estas statistika ilustraĵo, karakterizanta la progreson de l’ terkultura produktado en Italio dum lasta jardeko:

Jaroj Surfaco de plantata areo miloj da hektaroj Produktado en milionoj da centfuntoj Plio de importo super la eksporto (miliono da centfuntoj) La tuta kvanto de la greno en la lando
1913—14 4 777 58,4 11,1 69,5
1914—15 4 769 46,1 14,9 61,0
1918—19 4 366 49,9 18,9 69,8
1922—23 4 649 44,0 29,8 73,8
1923—24 4 676 61,2 19,0 80,2

Se oni konsideras ankaŭ la pliiĝon de loĝantaro dum la sama periodo, oni povos kompletigi tiun ĉi tabelon per jenaj ciferoj:

Jaroj Nombro de loĝantoj (milionoj) Kvanto da tritiko por ĉiu kapo
1913—14 35,6 179,4 kilogram.
1914—15 36,1 152,5 «
1922—23 36,0 176,8 «
1923—24 39,6 188,2 «

La evidentaj sukcesoj en agrikultura ekonomio dum lastaj jaroj estis la kaŭzoj de troaj esperoj. Optimistoj konkludis, ke rilate al tritiko Italio povos ne plu bezoni la importon. Tamen tiu ĉi opinio estas facile refutebla per jena konkludo. Meznombra rikolto de la lando nun estas karakterizata per «ronda» cifero 48 milionoj da centfuntoj ĉiujare. Se la loĝantaro de Italio post 10 jaroj plikreskos nur ĝis 44 milionoj kaj se la meznombron de konsumata greno por ĉiu homo oni fiksos je 170 kg. dum jaro, tiam la lando por nutri siajn loĝantojn bezonados ĉiujare 75 milionojn da centfuntoj + 6 milionojn por semado, do entute 81 000 000 centf.

Estas tute evidente ke kreskigi la produktadon de l’ tritiko de 48 milion. ĝis 81 milion. dum nur 10 jaroj estas espero neefektivigebla. La lando estas fatale destinita por ĉiama importado de tritiko.

Malgraŭ, ke oni kulturigas ĉiun taŭgan terpecon, la lando rifuzas nutradon al ĉiam pli granda kvanto de siaj loĝantoj.

La natura postsekvo de tiu ĉi faktoro estas konstanta elmigrado en eksterlandon, precipe en Amerikon. Atinginte per rapida kresko dum XX. jarc. ciferon de 873 000 homoj en 1913, la elmigrado ankoraŭ pli rapide kreskas post la milito. La elmigruloj, kiel homa laborenergio, fariĝis unu el la plej grandaj objektoj de l’itala eksporto, kiel diris Nitti.

La pago por tiu ĉi «varo» venas en formo de l’alilanda valuto, transsendata de l’ elmigrintoj al siaj parencoj en la patrolando. Tamen la eksporto de l’homa labor-energio malgraŭ la bona bilanco estas la plej neproduktiva rimedo por ĝin ekspluati. Ĝi estas senprofita, kiel ekz. vendo de l’nerikoltaj grenplantoj antaŭ ilia maturiĝo. Do la elmigrado estas unu el la negativaj fenomenoj en ekonomia vivo de Italio.

Kio povas esti la rimedo por okupi ĉiujn laboristajn masojn en ilia patrolando? Ĉiuj ekonomistoj perfekte konscias, ke la sola rimedo estas rapida disvolvigo de l’enlanda industrio.

Efektive, itala industrio, malgraŭ vico de daŭraj krizoj, ĉiam disvolviĝas. La tempa koincido de ĝiaj krizoj kun tiuj de aliaj industriaj landoj jam per si mem pruvas pri «maturiĝo de l’lando por progresanta kapitalismo.» La jena tabelo, kompilita laŭ freŝdate publikitaj oficialaj statistikaĵoj, karakterizas la industrian disvolviĝon de Italio.

| Jaroj | Akciaj s-toj kune Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | Minejoj Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | Metalurgiaj entreprenoj Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | Elektro-industrio Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | Maŝinoj kaj Ŝipoj Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | Kemia industrio Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | Silka industrio Kvanto | Kapitalo en milion. or. lir. | |—|—|—|—|—|—|—|—|—|—|—|—|—|—| | 1913 | 2882 | 5170 | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | | 1915 | — | — | 23 | 94 | 41 | 158 | 117 | — | 51 | 174 | 76 | 204 | 9 | 36 | | 1922 | 7683 | 23750 | 83 | 289 | 88 | 574 | 184 | 2 obla[?] | 153 | 969 | 162 | 400 | 36 | 190 |

Oni vidos, ke dum 7-jara periodo la kvanto de l’ entreprenoj kaj ties kapitaloj pligrandiĝis 2-, 3-, 4- kaj pli-oble. Tiu ĉi disvolviĝo de l’ industrio estis ankaŭ akompanata de l’ koncentriĝo de kapitalo. La altgrada kresko de l’ industria, produktanta, transportanta aparato estas karakterizata ankaŭ per pligrandiĝinta konsumado de l’ elektra energio por industrio: 1,3 milionoj da ĉevalfortoj en 1914 kaj 2,2 milionoj en 1922; la komerca ŝiparo kreskis de 1428 mil. en 1914 ĝis 2676 mil. en 1924. Malgraŭ evidentiga elokventeco de ĉiuj ĉi ciferoj, la disvolviĝo de itala industrio estas pli malrapida ol «la proceso de liberiĝo de laborfortoj» el terkulturo. Ĉiam kreskanta eksporto de l’ «hom-varo» el Italio evidentigas tion. Por elimini tiun ĉi negativan faktoron, oni devas kreskigi la enlandan industrion pli rapide. Kaj ĝuste por tiu plirapidigo de l’ industria progreso estas kunigitaj lastatempe ĉies penoj kaj ekonomiaj fortoj de la lando.

Italio obstine serĉas alilandajn merkatojn. Nur sub la ekonomia premo de tiu neevitebla ĝi konfirmas ekonomian kontrakton kun Sovet-Unio; de tie ankaŭ venas la tendenco reguligi komercajn rilatojn kun Ĉeko-Slovakio kaj Jugo-Slavio. Sub la influo de l’sama bezono, Italio unuan fojon en sia historio elpaŝas kiel la lando, kiu pruntedonas al eksterlando: pruntedono al Pollando kaj Rumanio. Kiam tio estas necesega, Italio, kiu estas la lando kun internaj provincaj doganimpostoj, neniigas eĉ impostojn por importaĵoj: ekz. tiel ĝia registaro faris rilate al Svislando, de kie oni importas ilarojn por ĉiam grandigata reto de hidraŭlikaj-elektraj uzinoj.

Tamen la disvolviĝo de industrio en Italio renkontas certan limon ĉe malsufiĉo de l’ karbo kaj fero. Sen tiuj fundamentaj elementoj por t. n. «peza» industrio ne povas disvolviĝi ankaŭ cetera enlanda industrio. Do estas kompreneblaj tiuj penegoj, kiujn elmontras Italio por eviti tiujn obstaklojn.

Malsufiĉo de karbo kaŭzis vastan aplikon en metalurgio de perelektraj varmigiloj. Oni kalkulas ĉirkaŭ 180 elektrajn fornojn ĉe 50 uzinoj. Produktado de l’ elektroŝtalo atingas milionan ciferon de tunoj ĉiujare.

Komprenebla la uzado de l’ teknikaj perfektigaĵoj donas nur paliativon, kiu ne povas anstataŭi la necesegajn karbon kaj feron. Kaj jen internaciaj ekonomistoj konstatas ne-

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

ordinaran fenomenon: elmigrado de l’ metal-industria kapitalo en eksterlandon, kie ĝi akiras fer- kaj karb-minejojn.

Antaŭ la milito italaj entreprenistoj farmis karbo-minejojn apud Dambrova (en Pollando). Fama koncerno Ansaldo malsukcese provis organizi la liveradon de karbo el Ĉeko-Slovakio. Fine, plej freŝdate organiziĝis konsorciumo «Mercantile Italiano», kiu uzas italan kapitalon por ekspluati karbminejojn en nordorienta Silezio. Ĉu tiuj provoj havigos la deziratan rezulton? Tamen, spite je propraj bezonoj nuna itala registaro cedis al amerikanoj naftozajn areojn, kiuj per propra ekspluatado povus havigi al enlanda industrio anstataŭajon de l’ necesega karbo.

Kun tiaj malfacilaĵoj kaj eraroj okazadas la transformiĝo de Italio je la lando kun altgrade progresanta kapitalismo. La alian obstaklon sur tiu ĉi vojo, krom diritaj faktoroj, Italio renkontas en la fakto, ke la lando estas relative malriĉa je propraj liberaj kapitaloj. Sed ĝi jam uzas kontraŭ tio la ordinaran rimedon: penetrigon de l’ alilanda kapitalo. Por disvolvigo de l’ industrio oni prunteprenas en eksterlando. Iom post iom, en maskitaj formoj aperas en Italio amerika kapitalo. Sed la analizo de tiu ĉi demando povos esti la temo de alia artikolo. N. Krassovskij

La verko de Samuel Gompers¹)

La 44a reelekto de Sro. Samuel Gompers ĉe ĝia ĉiujara kunveno kiel prezidanto de Amerika Federacio de Laboristaro pruvas la reakciemon de ĉi-nomita organizaĵo.

Organizita 1881, kiam la «Kavaliroj de Laboro» estris la usonan laborist-movadon, la AFL estis devigata trovi lokon por si en la rapide evoluanta vivo ekonomia de Usono. «La Standard Oil Kompanio» ekzistis nur 11 jarojn; la trustmovado tial nur estis embristata. Konkurado en la ekonomia mondo estis malaperanta; monopolo estis naskiĝanta.

La «Kavaliroj de Laboro» elprovis koncentriĝon kaj disciplinon, sed sen kontentiga rezultato; la Federacio estis malcentrigita unuiĝo de sendependaj laborul-unuiĝoj; ĝi ne enmetis en sian agadprogramon nek en sian organizmetodon klas-antagonismon. Anstataŭ tio ĝi postulis «justan tagsalajron por justa taglaboro» — pli mallongajn laborhorojn, pli altajn salajrojn, pli bonajn laborkondiĉojn. Tio signifas, ke la gvidantoj de l’ Federacio ne okupis sin pri esploro de principoj, je kiuj la politika sistemo estis organizita. La Federacio tial neniam estis batalanta klasorganizaĵo. Ĝia celo ne estis detrui kapitalismon nek eĉ kripligi ĝin, sed pli ĝuste kunĝui kun la mastra klaso la grandajn riĉaĵojn kiuj estis elĉerpotaj per la konkiro de virga kontinento. La membreco de Sro. Gompers kiel ano de la agadkomitato de la «Nacia Civit-Federacio»²) pruvas la interklasamikecon.

La unuaj 16 jaroj de ekzisto alportis al la Federacio 265 000 membrojn, kaj la Hispan-Usona milito de 1898 kaj la imperialismo kiu sekvis ĝin, plialtigis la nombron ĝis 750 000 en 1901 kaj ĝis 1 466 000 en 1903. Dum la sekvintaj dek jaroj la nombro alterne plialtiĝis, kaj plimalaltiĝis, la plej malalta nombro estis 1 454 000 en 1906 kaj la plej alta 1 770 000 en 1912. — Ĉe la komenco de grandmilito la nombro estis pli ol du milionoj, kaj ĝi plialtiĝis ĝis 4,079 000 en 1920 — la plej alta punkto, kiun ĝi iam ajn atingis. Post tio la nombro dekliniĝis 1923 kiam perdo de 1 152 000 montriĝis.

La plej grava difekto en la Federacio estas manko de unueco. Ĝi ne estas efektiva centra strukturo. Ĉirkaŭ 110 naciaj kaj internaciaj unuiĝoj, 49 ŝtatfederacioj kaj ĉirkaŭ 900 urbaj centraj grupoj komponigas la Federacion. Ĉiuj tiuj grupoj estas aŭtonomie paralizitaj. La mastroj tial povis senpovigi la ministojn, dum la aliaj organizitaj grupoj laboris kaj ne kontraŭstaris. La mastroj povis subjugigi la ŝtallaboristojn, dum unuiĝaj ministoj kaj unuiĝaj fervojistoj estis transportantaj karbon kaj liverantaj ŝtalon al strikrompantoj; atako kontraŭ unu el tiuj sendependaj unuiĝoj ne estas konsiderata kiel atako kontraŭ laboristaro laŭ la opinio de Sro. Gompers kaj liaj kolegoj.

Eĉ la britaj delegitoj C. F. Cramp, reprezentanto de fervojistoj, kaj A. B. Swales, prezidanto de Brita Metiist-Unuiĝa Kongreso, estis tro radikalaj por la estraro de AFL, kiam ili konsilante admonis «pli da membroj kaj malpli da unuiĝoj».

Antaŭ kiam ekstaros laŭindustrie organizita laboristaro, kiu samtempe komprenos kaj konfesos la politikan signifon de historia evoluado, la usona kapitalistaro povas dormi trankvile. G. Saville

  1. Samuel Gompers mortis antaŭ du semajnoj (vidu n.o 13).
  2. Organizaĵo kiu konsistas el egala nombro de kapitalist-reprezentantoj, laborist-reprezentantoj kaj publik-reprezentantoj (la lastaj kompreneble estas burĝoj).

Statistika bildo pri Hungario

I

Ĉi-ciferoj montras la pliiĝon de la prezoj de kelkaj plej necesaj nutraĵoj de 1. julio 1914 ĝis la fino de decembro 1923. Ĉi-statistiko, kiel mi pensas, pli bone konvinkos la leganton, ol la plej bone konceptita artikolo pri ekonomia stato de Hungario. Mi montras la prezojn de komenco de mondmilito, la prezojn ĉe militfiniĝo, la prezojn post komunismo kaj fine la rezulton de nuna regado.

Artikloj Kiom 1. VII. 1914 1. VII. 1917 31. XII 1919 31. XII. 1921 31. XII. 1923 La pliiĝo laŭ %
Faruno 1 kg 0,42 1,06 8,92 36,— 2100,— 499,900
Sukero « 0,86 1,54 16,42 100,— 8200,— 953.388
Pano bruna « 0,32 0,52 1,96 18,— 1440,— 449,900
Faboj « 0,34 0,80 14,— 20,— 2600,— 764,606
Terpomoj « 0,14 0,30 1,90 8,— 350,— 249,900
Rizo « 0,50 2,20 68,— 4600,— 919,900
Salo « 0,28 0,34 2,96 12,— 1450,— 517,575
Ovo peco 0,08 0,42 6,50 7,— 800,— 999,900
Kafo 1 kg 4,80 14,40 400,— 32000,— 666,567
Karbo 100 kg 4,60 9,45 65,— 500,— 38000,— 825,987
Ligno « 3,60 10,95 103,— 240,— 2150,— 597,122
Petrolo 1 litro 0,28 0,56 3,— 38,— 1800,— 642,754
Bovoviando 1 kg 1,92 11,50 52,— 44,— 12000,— 624.900
Porkviando « 2,08 8,40 52,— 90,— 19000,— 913,361
Graso « 1,60 9,40 64,— 158,— 15600,— 974,900
Lakto 1 litro 0,28 0,78 18,— 1870,— 489,186

II

La ciferoj montras, kiom da horoj oni devis labori por povi akiri por si la ĉi subajn ajojn. La ciferoj tute klare montras la ekonomian situacion de hungariaj laboristoj. Mi pensas, ke klariga aldono estas superflua.

Por Kiom da horoj 31. VII. 1914 31. XII. 1919 31. VII. 1922 22. XI 1924
kompleta virvestaĵo 80 141 381 —
surtuto 93,8 294 428 —
paro da virŝuoj 20 116 61 82
paro da infanŝuoj 10,5 41 35 62
paro da virinŝuoj 18,5 94 61 82
vira ĉemizo 4 14 38 50
paro da viraj ŝtrumpoj 0,9 5,8 6,6 8
paro da virinaj ŝtrumpoj 1,3 8,8 13 16
paro da infanaj ŝtrumpoj 2 10 4,5 5,3
vira ĉapelo 8,6 7,5 38 —
kilogr. da pano 0,4 0,09 2 1,2
kilogr. da faruno 0,5 0,08 2,1 1,2
kilogr. da bovoviando 2,6 3,4 5,7 5,4
kilogr. da lardo 2,1 3,4 12,8 8,8
kilogr. da graso 2 3,4 13,8 8,4
10 kilogramoj da terpomoj 1,8 0,9 8 5,2
1 kilogr. da sukero 1.09 0,4 9,5 3,2
1 kilogr. da sapo 1,06 0,5 2,1 1,4
100 kilo da ligno 4,6 5,8 19 13,6
100 kilo da karbo 5,2 4,3 8 18
10 ovoj 0,9 2,1 3 5
10 skatoloj da alumetoj 0,1 0,5 1,2 1

La meza salajro pohore | 0,75 Kr. | 8,50 Kr. | 42,— Kr. | 5,— Kr.

A. Schuller.

— pàgina 5 —

SENNACIULO

RUĜA HELPO

AL LABORISTARO ĈIULANDA

La hispana polica reĝimo ekpremis kun granda krueleco kontraŭ la revoluciaj laboristoj. Faŝistaj bandoj de Primo de Rivera aranĝas veran ĉasadon je la hispanaj proletarioj, mortigante ilin el-post angulo. Centoj da revoluciaj batalantoj estas devigataj forlasi la limojn de Hispanio. Ili elmigras por konservi siajn fortojn por plua revolucia batalo.

Estas devo de la laboristaro tutmonda — laŭtigi sian voĉon protestan kontraŭ la sanga reĝimo de la hispana burĝaro. La mondproletariaro devas unuanime starigi kontraŭ la blanka teroro — la proletarian solidarecon.

Laboristoj, kamaradoj!

En tiu momento, kiam la hispanaj revoluciuloj estas devigataj sin savi sur la teritorion de Francio, evidentiĝas, ke amikas inter si la kapitalistoj je la afero de premado de revoluciaj laboristoj.

La registaro de Herriot faras lakeajn servojn al la hispana burĝaro. La registaro de Herriot eldonis ordonon pri elpelo de la hispanaj revoluciaj laboristoj. Ĝi intencas fordoni la hispanajn revoluciulojn al la hispanaj ekzekutistoj. Ni ne devas tion ĉi permesi. Proletarioj de la tuta mondo, kaj precipe de Francio devas plej energie protesti kontraŭ la sanga laboro de la franca burĝa registaro.

Ni proponas al la laborista klaso en ĉiuj landoj, per masprotesto haltigi la malhonestan agon de la kapitalistaj mortiguloj kaj iliaj ekzekutistoj.

For la blankan teroron de l’internacia kapitalismo!

For la klasan justecon de la burĝaro!

Vivu la liberiga batalo de la mondproletariaro!

Vivu la Internacia Ruĝa Helpo!

Ekzekutiva Komitato de Internacia Ruĝa Helpo.

INTERNACIA RUĜA HELPO

RAPIDAS AL LA HISPANAJ REVOLUCIULOJ

La Ekzekutiva Komitato de Internacia Ruĝa Helpo jus ricevis el Francio la komunikon pri tio, ke la hispana registaro uzis kelkon da abomenindaj persekut-rimedoj rilate la revoluciulojn hispanajn laboristojn. La hispana ĝendarmaro kaj polico aranĝis veran ĉasadon je laboristaj agantoj. Tage kaj nokte persekutataj, — la dekoj de revoluciuloj savas sin forkurante trans la francian limon.

La sindikatistaj organizajoj sin turnis al la C. K. de la franca sekcio de IRH kun peto pri la helpo.

Dum 24 horoj estis mobilizita la tuta aparato kaj urĝe estis organizita akceptado de la hispanaj revoluciuloj, transirintaj la limon kaj estis donita al ili necesa materia subteno. En 7 masaj mitingoj en grandaj urboj de suda Francio miloj da proletoj deklaris sian ardan proteston kontraŭ la furioza teroro en Hispanio.

Milmulta laborista mitingo en Parizo unuanime aliĝas al la frata alvoko de IRH.

Tiu ĉi helpo, rapide farita de nia organizajo en la okazo, kiu koncernis ne nur la komunistajn, sed ĉefe la sindikatistajn kaj anarkistajn laboristojn, vekis grandajn simpatiojn kaj aliĝadon al IRH de vastaj tavoloj de la okcident-eŭropa proletaro.

En mitingoj kaj kunvenoj la laboristoj, sendepende de siaj politikaj opinioj, kun granda entuziasmo unuiĝadis sub la standardo de IRH.

Kiel rilatis al ĉi tiuj okazintaĵoj la polico de Erió (Herriot)?

Estis eldonita la dekreto pri ekzilado el la landlimoj la hispanajn revoluciulojn, sin savantajn sur la teritorio de Francio. IRH sin turnis kun alvoko al la hispanaj revoluciaj laboristoj ne obei la ordonon pri ekzilado, senmaskigante la lakean politikon de la «demokrato» Erió.

Kion entreprenis la Ekzekutivo de IRH?

La Ekzekutivo de IRH tuj sendis ĉirkaŭ 100 000 frankojn por helpo al la viktimoj de masa teroro de la hispana fipolico.

La Ekzekutivo faros ĉion eblan por ankaŭ morale helpi al la viktimoj de la blanka teroro, ke estu konservitaj iliaj fortoj por la plua klasbatalo.

La Ekzekutivo sin turnis kun alvoko al la proletaro de la tuta mondo, deklarinte proteston kontraŭ tiu ĉi nova fiago de hispana moderna inkvizicio.

ELORIENTAJ EKBRILOJ

Sub la influo de l'»ruĝa infekto»

La mongolia granda ĥuruldan (nacikunveno) konfirmis la konstitucion de l’ Mongola Popola Respubliko.

La supera potenco apartenos al granda ĥuruldan (nacikunveno) kaj malgranda (ekzekutiva organo).

La konstitucio ne donas elektrajtojn al la uloj, ekspluatantaj dunglaboron. La oficiala standardo de l’respubliko estas ruĝa standardo kun emblemo de l’sendependeco.

La alpreno de ĉi-konstitucio estas grava revolucia antaŭenpaŝo, atestanta pri la sukcesa porrevolucia batalo de l’orientaj popoloj.

* * *

Jidlingva laborista Universitato

Malfermita en Minsk (Blankrusio) estas la unika jidlingva lab. univ.-to en Sovetio. Studas 120 uloj (90 % estas korplaboristoj). Ĉe la univ.-to funkcias politik-lernejo (500 stud.). —

* * *

Ĉu sennaciismo estas superflua?

En Tomska gubernio (Siberio) funkcias 113 lernejoj, apartenantaj al 18 (dekok!) naciecoj.

Manko de instruistoj por tiom da nacilingvoj malhelpas la pluan plilarĝigon de l’lernej-reto.

* * *

En la ruĝa Meko

La intenseco de l’strat-cirkulado elvokis la necesecon konstrui en Moskvo «metropolitenon» (subteran urbfervojon). La unuaj laboroj estas komencitaj. La unua linio, priservonta la centrajn kvartalojn de Moskvo, estos jam funkcianta en komenco de 1928.

* * *

«For la diojn el la ĉielo, kapitalistojn elsur tero»

La Societo de Amikoj de l’gazeto «Bezbojnik» (Sendiulo) aranĝis en Moskvo sian unuan masdemonstracion tra la stratoj de l’urbo. La societo jam nombras 5000 anojn.

Okaze de l’VII-jaro de Oktobra Revolucio la laboristoj de l’uzino «Prejss» aranĝis festan «dio-bruligon»: oni bruligis 2000 sanktajn bildojn (surmuraj ikonoj) libervole fordonitaj de l’laboristoj eks-kredulaj.

Dujaro De l'»Ruĝa Helpo»

La Internacia Organizaĵo de helpo al revoluciuloj, persekutitaj de l’kapitalo (mallong. Ruĝa Helpo) estis fondita en nov. 1922 laŭ la iniciato de l’rusiaj societoj de Malnovaj Bolŝevikoj kaj de Eks-punlaboruloj kaj — ekziluloj.

R.H. nombras 4 000 000 membrojn en la mondo (34 landsekcioj). Precipe disvastigita ĝi estas en Sovetio, kie ĝi kalkulas en siaj vicoj 38 000 grupojn el 105 gubernioj, regionoj kaj respublikoj.

La organizaĵo disvolvis grandan helplaboron por la arestitoj kaj iliaj familioj precipe en Germanio, Bulgario, Rumanio, Hungario, Polio, Italio, Baltiklandoj t. e. tie, kie la reakcio estis plej aktiva.

R. H. aranĝas sukcesan inform-propagandan agadon: aperas ruslingve semajna «Vojo de R. H. (MOPR.)», 150 000 ekz., dusemajna «MOPR.», monata Bulteno de R. H. (70 000); aperis 12 broŝuroj kaj kinofilmo «Ruĝa Malfronto». En Francio, Germanio, Italio, Polio kaj cet., eldonaĵoj aperas plejparte nelegale.

R. H. ekspedis dum 1923-1924 al la persekutitoj kaj iliaj familioj 1 300 000 rub. (ĉ. 585 000 dol.) Ĝi enspezas ĉiumonate ĉ. 100 000 dol. Dneprano.

Esp.-movado en Ekstrema Oriento

Ĉita (Ekstrema Oriento, Siberio, 80000 loĝ.). La movado kreskas Esp. precipe disvastiĝas inter proletinteligenta junularo. Laboris rondetoj ĉe 3 duagradaj lernejoj, po unu ĉe politeknika kaj profesiteknika lernejoj. Krom tio funkcias kursoj ĉe la laboristfakultato, tabak- kaj ledfabrikoj kaj infandomo. Gvidas k.doj Bajenov kaj Usolcev. Oni intencas lernigi esp. en aliaj lernejoj de l’urbo. — Ekzistas «urba komitato de lernantoj»; ĝi gvidas tutan laboron. En lokaj gazetoj lasttempe aperis grava artikoloj, ekz: Kio estas SAT, Kongreso de SAT ktp. SAT-sekcio studas interne sennaciismon. Estas atendata kun la lernsezono pliviĝligo, same en Blagoveŝĉensk sur Amur-rivero, kien revenis el Moskvo fervora k.do Borisoglebskij. Ĝenerale ekzistas ankoraŭ antaŭjuĝoj kontraŭ nia lingvo inter laboristaro, kiuj estas precipe subtenataj de inteligentuloj. N. L.

— pàgina 6 —

SENNACIULO

DIVERSAĴOJ

Kulturo aŭ malhonto?

Sur stratoj de Moskvo sin montris tute nudigitaj viroj kaj virinoj, kun rubandoj pendigitaj super ŝultron kaj surskriboj «for la honton!» Demandite de rusiaj ĵurnalistoj popola komisaro por san-protektado, k.do Semaŝko, eldiris jenan opinion rilate al tiu devizo:

«Tiun ĉi konduton oni devas prikonsideri ĉiuflanke. Unue, — oni opinias malprave, ke la kulturo de proletaro estas antaŭ ĉio absoluta malakcepto de kapitalisma kulturo. Plej evidente eraras tiuj, kiuj kredas, ke per esti tute nuda, havi maltonditajn harojn kaj maltranĉitajn ungojn, oni elmontras veran revoluciemon. Tiu ĉi aserto estas absurda. La proletara kulturo celas utiligi por laborantaj masoj ĉiujn kulturakiraĵojn per senigi je ili la ekspluatantojn. Due, — la promenado tra moskvaj stratoj kun korpo tute nuda estas malaprobinda pro la motivoj de higieno. Oni ne devas lasi la korpon por influo de polvo, koto kaj pluvo. La vestaĵo estas destinita por protekti nin kontraŭ akraj veterŝanĝoj, polvo kaj malbonaj kondiĉoj de l’ekstera medio. Komprenable, sur marbordo en sudaj regionoj, sub la suno kaj freŝa aero, post la bano en maro, estas utile kuŝi sur la sablo tute nude. Sed la stratoj de Moskvo ne estas ripozloka marbordo. De l’ higiena vidpunkto tia nudiĝo kaj vagado tra la stratoj estas malsaĝa.

Trie, estas tre diskutinde, ĉu tiu ĉi novaĵo ne estas malutila por moraleco. En la nuna momento, kiam ne estas eliminitaj la prostituo, maldisciplineco, la absoluta nudiĝo akcelas nur la malmoralecon. Tial mi opinias, «konkludis k.do Semaŝko,» ke estas necese forigi tiun ĉi nekonvenaĵon, eĉ se estas necese, per punrimedoj. N. Krassovskij.

Alkoholleĝo en Usono. Al kelkaj demandantoj nia Nov-Jorka korespondanto sciigas, ke la alkoholmalpermesa leĝo ne estas nuligita; sed nova juĝdecido permesas fabrikadon de alkoholaĵoj por propra privata uzado.

Alvoko al la proletaj organizaĵoj el ĉiuj landoj

De la redaktoro de «Laborista Sporto» ni ricevis sekvantan alvokon por enpreso. Ni nur bedaŭras, ke laŭ ĝi ne ĉiuj laboristaj sportuloj povos partopreni ĉi-olimpiadon, sed nur anoj de Lucerna Internacio. Tio ne estas signo de bona volo por unuecfronto. Red.

Karaj gek.doj! Nia intern. unio, kiu kalkulas 1 300 000 anojn loĝantaj en 17 landoj, okazigos fine de julio 1925 en Frankfurt-Main (Germanio) la unuan laboristan olimpiadon. Ni volas ke tiu tutmonda sporta festego estu pruvado de tio kion signifas lab. sporto kaj samtempe la sola okazo por proklami nian amon al la paco kaj la intern. interfratiĝo. Organizota en la belega stadio de la urbo Frankfurt, la lab. olimpiado 1925 depost hodiaŭ estas certa ke ĝi estos granda sukceso. La organizlaboro estas konfide komisiata al la germ. k.doj. Oni povas esti certa, ke interkonsente kun la intern. komitato, ili faros ĉion eblan, por ke olimpiado montru nian potencon. Gimnastike, atletisme, piedpilke, naĝ-sporte, biciklosporte kaj sportlude ni volas montri al ĉiuj sportuloj ke oni scias pli bone agi ol niaj kontraŭuloj kaj ke nia percepto respondas al la bezonoj de la proletaro. Ĉiuj nacioj aliĝintaj al la internacio de Lucern povas partopreni je la lab. olimpiado. Ne nur povos ĉeesti la nacioj kiuj estas anoj de la Internacio de Lucern, sed ankaŭ ti-kiuj aniĝos antaŭ julio 1925 kaj promesos respekti ĝian regularon. Ni esperas, ke ĉiuj sportemaj lab.istoj volos partopreni al la unua lab. olimpiado kaj ke ili tuj sin preparos. Frankfurt ne devas esti demonstracio, je kiu oni nur gloras la venkon de individua kapableco sed demonstracio de tutm. lab. sportanaro, kuniĝanta pro amo al la saniga fizika kulturo. Ĉiuj junularoj ĉiuj devas aliri Frankfurton, por krei veran senton de intern. amikeco kaj malaperigi malbelan vizaĝon de militarismo. Tial ĉie oni ŝparu kaj ĉiuj diru: Ni iru al Frankf. 1925 kaj vivu la internacio de la lab.istoj, kiu estigos la tutm. pacon.

Por la internacia komitato

La prezid. La sekret. Gaston Bridoux (Belgio) Jules Devlieger (Belgio)

La komitatanoj: Gellert kaj Wildung (Germanio), Guillevic (Francio), Silaba (Ĉekoslovakio).

Trad. el franca Leon. Lenzen filo, Verviers (SAT 1924)

Se vi deziras la kreskon de S.A.T., disvastigu ĝian organon!

Labortempo en Nov-Zelando

Registaro kaj kapitalistaro estas provintaj enkonduki en Nov-Zelando tra la tuta lando la 48 horan laborsemajnon. La laborista ligo en Nov-Zelando nun estas sciiginta la registaron, ke ĝi malobeos al ĉiu ajn pliatigo de la labortempo en laborejoj kie estas laborata nur 44 horojn. Ne malpli ol 79 procentoj de la laboristaro de Nov-Zelando nun posedas la 44 laborhoran semajnon kaj minacas ekkomenci malpacojn, se okazus, ke la 44 hora semajno ne estus ĝenerale respektata. 3675

Inter ni

Kvankam malmulte da k.doj povis ĉeesti la IVan Kongreson de SAT, ni povas tamen diri nun, ke ĝi estis la plej grava kaj signifoplena. Ties gravecon trafe montras la fakto, ke kelkaj lab. organizaĵoj sendis delegitojn. Ke niaj laboroj en Bruxelles estis fruktoportaj, tion ni povas konkludi el la granda nombro da gazetoj ĉiulingvaj kiuj raportis pri nia Kongreso. Ĉiu sincerulo devas ja konfesi, ke tio estas plej trafa, grandskala propagando. Menciinda estas ankaŭ la fakto, ke granda nombro da gazetoj represis la «Deklaracion» de k.do Nathans, kiun ni publikigis en la n.ro 1 de Sennaciulo. Kaj rezultas el tio, ke nun kelkaj lab. organizaĵoj sentas simpatias esp.on.

Malgraŭ tiuj tre kontentigaj faktoj, estas tamen kelke da malkontentuloj. Tial ke ilia vidpunkto ne trovis aprobon ĉe la Kongreso, kelkaj k.doj disfamigas plej fantaziajn dirojn. Ili tiom fidas sian saĝecon, prudenton, ke eble sincere tiuj malkontentuloj opinias, ke se iliaj proponoj ne estis akceptataj, tio rezultas sendube el io nenormala, mistera, diableca. Iu k.do eĉ skribis, ke la IVa estis «teatraĵo»!! Oni ja povus simple ignori tiajn dirojn, sed eble kelkiuj konkludus el tio, ke efektive regis ĉe la kongreslaboroj io nenormala. Tial, por klarigi la aferon kaj neniigi la fantaziajn dirojn de kelkaj malkontentuloj, ni petis al la 1a Prezidanto, k.do Léon Bergiers, membro de la Laborista Partio Belga, ke li bonvolu respondi jenajn demandojn:

  1. ĉu la kongres-laboroj disvolviĝis konforme al nia Asocia Statuto, al nia kongres-regularo kaj ĝenerale laŭ la kutimo de la laboristaj internaciaj kongresoj?
  2. ĉu la Komisiono (por studi la diversajn proponojn) estis libere kaj regule elektita?
  3. ĉu tiu komisiono laboris libere, izole kaj memvole, aŭ ĉu ĝi laboris sub la influo de iu tendenco?
  4. ĉu kronologie la Kom-frakcia kunveno povis influi la debatojn de tiu Komisiono? (Ja, la Komisiono finis sian laboron posttagmeze, kaj nur kelkajn horojn poste kunvenis la Kom-frakcianoj).
  5. ĉu ĝenerale la Kongreso estis «Teatraĵo»???

Respondo de k.do Bergiers

al la 1a demando: «mi ĉeestis plurajn internaciajn Kongresojn kaj povas konkludi (komparante kun nia IVa) ke nia kongreso superis la de mi vizititajn internaciajn kongresojn. Nur sola afero estis hezitema: la Prezidanto. Estas memkomprenebte, la kutimoj ne estas samaj, kaj sekve estas tre malfacile prezidi alikutime. Sed tio ne longe daŭris, tuj mi kutimiĝis. La komenco de l’kongreso estis iom senorda, sed la tuta kongreso estis ege justa kaj senpartia»!

al la 2a demando: «Komprenebte jes! kaj mi opinias eĉ ke la kongresanaro taŭge elektis tiun komisionon. Tiuj komisionanoj estis laŭ mi spertaj en tiu fako».

al la 3a demando: «La komisiono tuj post sia elekto apartiĝis kaj diskutis izole kaj memvole. Mi neniam studis la spiritismon por juĝi pri sekreta influo».

al la 4a demando: «Mi ne kredas! sed mi ne povas aserti ke la komunistaj k.doj ne kunvenis ie antaŭe en sekreto. Sed mi nenion rimarkis».

al la 5a demando: «Se jes, mi estus ludinta ĉefrolon! Ĉar mi neniam lernis la teatran arton, mi ne kredas esti ĉefrolulinda»! Tio estas mensogego!!» (L. Bergiers.)

Al tio ni aldonos nenian komenton. Ni tamen esperas, ke la malkontentuloj fine komprenos, ke se iliaj proponoj ne trovis aprobon ĉe la Kongreso, tio simple rezultas el la fakto, ke la plimulto da kongresanoj havis alian opinion ol la proponintoj.

Cetere, finfine decidu pri tio la ĝenerala voĉdonado.

* * *

Rilate la financan flankon de la Kongreso, ni ankaŭ povas esti plene kontentaj. La ĉi suba bilanco montras, ke male je la burĝa kongreso kiu rezultigis 3 000 dolaran deficiton, ni per niaj modestaj fortoj sukcesis havi eĉ ioman profiton. Se oni konsideras, ke la kongresaranĝintoj eldonis afiŝojn, kiuj large propagandis pri nia afero en Bruxelles, kaj ke ili plie organizis en Luxemburg, la idista nesto, propagandkunvenon postkongresan,

— pàgina 7 —

SENNACIULO

pro kies anonco estis ankaŭ eldonataj afiŝoj, oni nepre devas konkludi, ke la Bruxelles’aj SAT-anoj plej ŝpare utiligis la kongresenspezojn.

Ili do povas ankaŭ malatenti la kritikojn de la malkontentuloj.

Ekzekutiva Komisiono de SAT.

Bilanco financa de la IVa Kongreso

Enspezoj

Kotizoj, municioj, vendo de poŝtkartoj kaj fotografaĵoj . . . . . . . . . fr. belg. 2 498,91 (plus mono neŝanĝita: 1 dol., 20 f. mk., 100 rubl. l., 1 rubl. r., 10 000 kr. a.)

Elspezoj

Luo de la ĉambrego, aĉeto de poŝtmarkoj, foto., afiŝoj, afiŝado, Luksemburga konferenco, ktp. . . . . . . . . . . . . fr. belg. 2 253,06

Restas en kaso fr. belg. 245,85 (plus mono diverslanda ĉi-supre menciita)

La kongres-komitato proponas dividi la saldon po duono a la loka grupo Bruxelles’a kaj al SAT.

La K. K.-anoj: Basteels (kasisto), Van Aelst (sekretario), Bergiers, Szerman, Glineur, Springael, Serverius.

La Ekz. Kom. aprobis tiujn kalkulojn kaj ankaŭ la proponon pri divido de la saldo.

Lingvaj studoj

Revoluciulo ne povas same rilati al lingvaj demandoj kiel burĝo. Revoluciulo celas estonton. Burĝo (aŭ ne progresema homo) regas estanton kaj tial li nature ne emas al perfektigoj, kiuj devas krei estonton. La vivo de la lasta devas esti pli intensa, ol la nuna. Tial ĝi bezonas pli moveblajn, pli facile kaj ekonomie uzeblajn ilojn. Nuna burĝo kontentiĝas de nunaj ne sufiĉe perfektaj, antikve pezaj maŝinoj funkciigataj de sklavoj — laboristoj. Tial li estas indiferenta al ĉiuj plisimpligoj de laboriloj krom kiuj donas senperan monprofiton.

Lingvo estas laborilo organmaniere ligita kun korpo de homo. Kaj same kiel ĉiuj aliaj iloj lingvo bezonas plisimpligojn por esti pli konforma al venanta pli intensa ekonomia vivo de Novo. Mi aludas plisimpligon similan al tiu de vaporturbino kompare kun piŝtmaŝino. La unua estas pli simpla kaj ekonomia, ol la dua. Lingvo de Venanto devas esti pli facile uzebla, pli ekonomia. Pro tio gramatiko de ĉiuj lingvoj simpliĝas, ĝiaj reguloj ĝeneraliĝas, formoj kaj vortoj mallongiĝas, sed ne pro iuj misteraj fonetikaj leĝoj de burĝaj sciencistoj.

Psikologia afero estas, ke burĝoj estas indiferentaj aŭ malamikaj al ĉiuj reformoj kaj ŝanĝoj, kiuj celas intereson de masoj, aperantaj sur monda scenejo de l’fabrikado. Nature ili malemas al ĉiuj modernaj ŝanĝoj en lingvo, ĉar la ŝanĝoj en esenco celas fremdajn interesojn. Rusaj kontraŭrevoluciuloj pruvas ĝin plej klare — ili ĝis nun malemas al nova ortografio, kiun abrupte simpligis soveta revolucio (estas forigitaj 5 superfluaj literoj el rusa alfabeto kaj multaj kaprompantaj gramatikaj reguloj). Burĝo kaj proletoj nature ne povas same rilati al lingvaj demandoj. Vidu junian numeron de S. R., en kiu instruita doktoro Dietterle sagace protestas kontraŭ mallongaj formoj kaj vortoj, proponataj de proleto Lanty. Evidentas, ke ĉi-sciencolo tute ne kapablas eĉ kompreni, ke temas pri intereso de klaso kaj estonto! Pravas rusaj bolŝevikoj, kiuj ne fidas al instruitaj «inteligentuloj» kaj obstine pelas ilin! Ni devas esti tre singardaj rilate al konsiloj similaj al tiuj de Dietterle. Al lingvaj demandoj ni devas havi propran vidpunkton. Por ĉi celo «Sennaciulo» dediĉas apartan fakon nomitan «Lingvaj studoj».

Sendu viajn prilingvajn dubojn kaj proponojn senpere al gvidanto de ĉi-fako laŭ la adreso: Sovet-unio, Irkutsk, Gubfo, al Maksim Krjukov

Baloto pri nova Direkta Komitato

2a listo de Kandidatoj kiel ordinara D. K.-ano por la 7a sektoro: k.do Demidjuk G., Sadovaja-Triumfalnaja 11, lĝ. 5, Moskvo, por la 30a sektoro: k.do Weder Theodor, 429 n. 35 th Str. New York N. Y. (la unua listo estas korektota jene: k.do Stöber nin sciigas, ke li malklare esprimis sian penson; li sin prezentas kiel kandidaton al la ordinara D. K. kaj ne al la ekstra D. K.)

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

  1.                *E. Rebrik*

Tre solene oni pasigas Novruzon en ŝaha palaco. En tiu ĉi tago Ŝaho ricevas en palaco gratulojn pri bona novjaro de veziroj kaj fremdlandaj diplomatoj. Poste Ŝaho sidiĝas en granda malferma salono sur trono, ĉirkaŭita de ministroj. Ĉefa mudjtehido gratulas ŝahon dezirante bonan novjaron kaj legas preĝon en araba lingvo, poste parolas ankaŭ arabe kortegula poeto, kiu devas prepari por Novruz specialan odon en gloro de Ŝaho, kaj fine kortegula astrologo faras siajn antaŭdirojn por prospera kaj feliĉa novjaro. Ŝaho per du-tri vortoj dankas ilin. Poste komenciĝas parado. Tondras orkestroj, paradmarŝas militistaro de ĉiuspeca armajo: kozakoj, ĝendarmoj, ŝaha gvardio, policistoj kaj kadetoj.

Vespere sur la arsenala placo aŭ antaŭ ŝahpalaco oni aranĝas grandiozan fajrajon kun muziko.

* * *

Islamo ordonas al tutaj siaj adeptoj fasti unu monaton ĉiujare. Tiu ĉi estas Ramazan — monato de musulmana luna jaro. Tamen islamanoj komprenas faston ne kiel absoluta abstinenco je nutrado, sed kiel rifuzo de manĝado dum tago. Nokte do ĉiu povas manĝi, kion li volas. Ekstere persoj gardas faston, kaj vi ne trovos unu kuraĝulon, kiu arogas manĝi tage en ĉeesto de aliaj homoj. Dum tago neniu arogas eĉ fumadi sur la strato, ĉar tio estas ankaŭ malpermesita.

Post vespera preĝo en momento de sunsubiro ĉiu rapidas hejmen por fini la faston. Tutan nokton oni manĝas, oni promenas sur stratoj, kantas, ludas, unuvorte aliformigas nokton en tago. Frumatene pafas la pafilego kaj tio signifas komencon de tago t. e. finon de manĝrajto. Post matena preĝo oni dormas. Nur dum tagmezo eliras el domoj komercistoj, malfermas magazenojn, oficistoj iras en oficejon kaj ĉiutaga vivo komencas. Sed tutaj venas ankoraŭ dormemaj, lacaj kaj aferoj marŝas malbone.

Junularo kaj kleraj klasoj (kleraj en eŭropa senco) certe ne gardas faston, sed faras tion kaŝe, sekrete, ĉar timas ankaŭ mudjtehidojn, kies influo estas granda. Junularo ridas pri hipokrita «fasto» kaj preparas sin al tempo, kiam ilia spirito estos liberigita de religiaj ĉenoj.

7. Revolucio en Gilan 1920—21

18a de majo 1920 estas signifa dato en historio de urbo Enzeli kaj tuta provinco Gilano. Je sesa horo matene loĝantaro de urbo estis vekita kaj treege alarmita de pafado el pafilegoj. Ti-kiuj atendis ĉi tagon, tuj komprenis, ke bolŝevika eskadro jam alvenis al Enzeli. Efektive sur la horizonto estis videblaj 15 ĝis 20 vaporŝipoj, kiuj tre trafe eljetis unu obuson post alia sur vilaĝon Kazian, kie estis dislokitaj tendaro de angla kaj hinda taĉmentoj, stabo kaj aliaj anglaj oficejoj.

Post duonhoro ĉiuj, kiuj havis spiritposedon observi bombardadon, povis vidi kiel angla ŝipekstermanto rapidis kun blanka flago en maron videble por trakti pri kapitulaco. Post ankoraŭ duonhoro tuta urbo jam konis, ke bolŝevika eskadrestro donis al angloj 12 horojn por forlasi Enzeli — Kazian. En sama tempo malmultkvanta bolŝevika taĉmento okupis gravan strategian punkton inter Enzeli kaj ĉefurbo de provinco Reŝt.

Stranga kaj eĉ ridinda estis tia rapida reiro de anglaj-hindaj taĉmentoj, tiom pli, ke dum du lastaj monatoj antaŭ tio angla milita komandantaro montris tre viglan aktivecon por defendo kaj gardo de Enzeli. En golfo estis starigita unu barkego kun malproksimportanta pafilego; sur bordo de maro hindoj-sapeistoj¹) kavigis tranĉeojn, konstruis kaŝitajn redutojn, aranĝis fadenbarojn, konstruis liniojn de subtera telefono, starigis elektrajn reflektorojn, konstruis hospitalon, soldatejon k. a. Unuvorte Enzeli fariĝis unuagrada fortikaĵo, kaj neniu kredus, ke tutaj tiuj ĉi konstruaĵoj estis detruotaj kiel kartkastelo.

Kial do alvenis bolŝevika milita ŝiparo en neŭtralan persan havenon? Eskadrestro deklaris, ke bolŝevika militeskadro venis kun sola celo elkonduki el Enzeli tutan militŝiparon de blanka generalo Denikin internigitan en Enzeli. Tamen pasis unu semajno, pasis alia [nelegebla]. Blanka ŝiparo estis jam elkondukita, sed ruĝa armeo ne foriris. Male. Multaj militaj oficejoj plifortigis sian laboron. Ekzemple, komitato de militrofeoj rekviziciis kaj konfiskis egajn kvantojn da diversspecaj komercaĵoj de blanka gvardio kaj rifuĝintaj komercistoj. Garnizonestro kaj komandanto malfermis siajn oficejojn. Post unu semajno regimento de ruĝa armeo okupis urbon Reŝt.

Kio do okazis? Kial bolŝevikoj ne forlasis Gilan?


  1. tranĉefosistoj. (Daŭrigota)

— pàgina 8 —

SENNACIULO

RECENZEJO

Libroj

Radio-Esperanto-Kurs de Hans Koch, München. Eldonejo: Süddeutscher Esperanto-Verlag O. Ziegler, Deisenhofen bei München. — 52 pĝ., Formato 10¹/₈✕15 cm., Prezo 0,40 mk.

Tiu lernolibreto enhavas ĉiujn necesajn elementojn de la esp. gramatiko kaj multajn ekzercojn. Komprenetle, kiel mem diras la aŭtoro, ĝi ne povas anstataŭi kompletan lernolibron. Ĝi ĉefe havas propagandan valoron, kion jam celas la aktuala vorto «radio» en la titolo. Kiel tia ĝi estas rekomendinda al germanl. propagandistoj. Entute la aranĝo de l’enhavo montras grandan spertecon de l’aŭtoro.

Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio, kompilita de Th. Cart. Esperantista Centra Oficejo, 51 rue de Clichy, Paris. Prezo 1 fr., 16 paĝ.

Gazetoj

Represis artikolojn: Drapeau Rouge, Bruxelles, 10. 12., Persekutoj en Polio (S. 5), The Young Socialist, Bradford, dec., Murmansk, la fenestro de Sovetl. (S. 5), Työmiehen Viikkolehti, Helsinki, n.o 11, Kelkaj sukcesoj ĉe neŭtraluloj (S. 10), Respondo (S. 9), Le Libertaire, Paris, 12. 12., Persekutoj en Polio (S. 5).

Enpresis div. notojn: Ларек, Ĥarkov (n.o 2), esperanto-kurso. «Sjömannen» gaz. de la svedaj maristoj, «Signalen», gaz. de la sved. fervojistoj, «Jernbanemanden», gaz. de la norv. fervojistoj, «Lokomotivmännens Tidning», gazeto de la sved. maŝinistoj enhavis la artikolon «Esp. kiel batalilo» de k.do Nathans. Svenska Arbetar Esperantisten presigas en sia dec. n.o interesan fruntartikolon de k.do Edo Fimmen: Esp.o kiel helpilo en liberiga batalo de lab. klaso.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla dulinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. Pl = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio Esperantista Lab. Aspiranta Grupo de Bruxelles, dez. koresp. kun simila grupo — k. ĉ. l. Adr.: Alfred Van Gerfsom, rue Gustave Defnet, 72, St. Gilles-Bruxelles.

Bulgario K.do Georgi Konstantinov, St. M. Ponoret, 24, Plovdiv, dez. koresp. k. ĉ. l. interŝ. PM. k. vidajojn.

K.dino Maria Giĉeva, str. Volov, 4, Plovdiv, dez. koresp. k. ĉ. l. interŝ. nur vidajojn. Ĉiam resp.

K.do Georgi Slovav, st. eb. Ivan Zilski, 1, Plovdiv, dez. koresp. k. ĉ. l. interŝ. L. k. vidajojn. Ĉiam resp.

K.do Berhion Rehor, st. Doktor Valkonov, 41, Plovdiv, dez. koresp. k. ĉ. l. interŝ. L. gaz. vidajojn. Ĉiam resp.

«Ivan Matev» Nikolaevska, Gabrovo, ŝanĝis sian adreson, provizora adr. ĝis fino de majo 1925, Ivan Matev, Spahalar-Ortakjoj. Sciigo al miaj korespondantoj.

Estonio K.do Jaan Reigas, 6. jalgv. rügement, 2. kompanii, Pàrnu, Pl. k. ĉ. l. Tuj resp.

Germanio K.do Fritz Lahr, Chemnitzer Platz, 1, II. Glauchau i. S., pri ĉ. temoj, L, Pl, bfl. k. ĉ. l. Tuj resp.

K.do Kurt Floss, Friedrichstr. 7, l. Glauchau i. S., Pl, bfl. k. ĉ. l. Tuj resp.

K.do Neumann, Gustav, Hermannstr. 36, Essen, L, PK, Pl, k. ĉ. l.

K.do Herbert Herold, Oberlungwitz i. S. — (SAT 2926) pri malsanulasekurado k. ĉ. l. ankaŭ k. Rusio.

Seriozuloj estas petataj, konigi siajn adresojn.

«Deziras interŝanĝadon de PM, k. ĉ. l. Sendu unue.» Adr.: H. Wolfschmitt, Klenzestr. 99, l. r., München.

Höller, Ewald, Bergstr. 1, Mettmann, pri geografio, interŝ. de geograf. kartoj, L, PK, Pl, k. ĉ. l.

Litovio Lernanto Marjan Pagiraitis, Bajoruos, 9, Rokiŝkis, k. ĉ. l. samideaninoj, esp., lit., rus.; pol. k. germ. lingvoj.

Rumanio Partoprenintoj de jus finita kurso perfektiĝcele dez. koresp. p. ĉ. t. L, PK, PM. Adr.: Johano Rózsahegyi, str. Decebal, 6, Deva.

Sovet-Unio K.dino Kazina Olga, ul. Zencova, 166, Ufa, pri ĉ. temoj, prec. filozof. moroj, vojaĝoj, religio, politiko ktp. L, PK, Pl, k. ĉ. l.

K.do P. Nikitin, Kalanĉerskaja pl. 1, Krasnoprudski per ¹/₂ kv. 7, Moskvo, pri turismo, interŝ. fotojn, PK, Pl.

KORESPONDEJO

2149 (Astrakan). Se vi vere opinias, ke via protesto povas iel influi la Francan Registaron, kial do vi ne sendis al ĝi senpere vian proteston? Tempon kaj monon mi ne havas por zorgi tiajn aferojn. E. L.

1998. Tian grupon en Azio ni ne konas. Monsendojn ĉiam direktu rekte al la administracio en Leipzig. La ciferon de vi deziratan ni ne povas doni al vi. N. B.

Vivulo. Via artikolo estos uzata. N. B.

I. G. Suranskij R. Ĉiukaze samsignifas kun ĉiuokaze (estas plisimpligo de la nebela formo kun du kunpuŝiĝantaj vokaloj). La «ĝuado», pri kiu vi parolas, bedaŭrinde ofte malestas pro nelaboremo de multaj. N. B.

3675. Ni preferus ricevi tiajn sciigojn per SAT-anoj el la koncernaj sektoroj mem. Tamen ni utiligos laŭbezone. Pri la aludita kongreso ni atendas raporton. N. B.

Nia Libroservo

Ni jus reorganizis tiun servon tiel, ke de nun ni povas liveri ĉiujn verkojn esperantlingvajn, aŭ rilatajn al esperanto, eldonatajn de aliaj firmaoj.

1a listo de verkoj

Eldonoj de SAT (vidu nian specialan katalogon)

ALIAJ ELDONAĴOJ (petu nian 2an katalogon)

Fundamento de Esperanto (in. 16, 188 paĝoj) . . . . . 3 f. fr. Fundamenta Krestomatio (in. 16, 460 paĝoj) . . . . . . 9 f. fr. Hamleto, de Shakespeare (in. 16, 170 paĝoj) . . . . . 5 f. fr. La Rabistoj, de Schiller (in. 8, 144 paĝoj) . . . . . . 4 f. fr. La Revizoro, de Gogol (in. 8, 100 paĝoj) . . . . . . 4 f. fr. La Faraono, de Prus (3 vol. in. 8, po 194, 238, 191 paĝoj) ĉiu vol. . . . . . . 6 f. fr. Vivo de Zamenhof, de Privat, ilustrita (8, 206 paĝoj) . . 10 f. fr. Marta, de E. Orzeszko (in 8, 237 paĝoj) . . . . . . 10 f. fr. Eŭropo ĉe Abismo, de F. Nitti (in. 8, 178 paĝoj) . . . . 15 f. fr. Vortaro de Esperanto, de Kabe (in. 8, 175 paĝoj) . . . . 8 f. fr.

Franclingvanoj!

Bona afero por vi!

«Larousse Universel» dictionnaire en 2 volumes eldono 1924, — formato 20✕29, — 1276+1292 paĝoj lukse bindita «Demichagrin», stato absolute nova, — favoraj prez-kondiĉoj.

Informojn ĉe SAT, 23 rue Boyer, PARIS XX.

Cours Rationnel et Complet d’Esperanto (in. 16, 208 paĝoj) 5 f. fr. Cours Elémentaire d’Esperanto (in. 16, 36 paĝoj) . . . . 0.50 f. fr. Dictionnaire complet Esperanto-Français, de Grosjean Maupin (in. 16, 288 paĝoj) . . . . . . . . . . . 6 f. fr. Dictionnaire complet Français-Esperanto, de Grosjean Maupin (in. 16, 672 paĝoj) . . . . . . . . . . 12 f. fr.

La mendojn oni adresu al k.do R. Lerchner, Colmstrasse 1, III., Leipzig (Germanio) aŭ al k.do Banmer, L., 23 rue Boyer, Paris XX (Francio).

La kliento pagas la sendkoston, tiom estas: 15% el la mendo por ekspedo enlanda, 30 % por ekspedo eksterlanda. Ĉiuj sendaĵoj estas rekomenditaj. Ni ekspedas nur post pago.

Akiru akciojn de la Eldona Kooperativo!


Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¹/₄ jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 15, 8 de gener de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N.ro 15 — APERAS SEMAJNE — 8. Januaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO

SENNACIULO

☆ Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda ☆

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Gvidanto: E. LANTY 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI.

Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

La ĉina popolo kaj Sovet-Rusio

Pri Ĉinio dum lastaj monatoj plej multaj sciigoj trapasis la ĉiulandan gazetaron. La lukto de la imperialistaj potencoj por ekspluato de la nekapitalista, duonkolonia regnego, la kontraŭaj interesoj de la konkurantoj pro la rabaĵo, devas veki plej grandan intereson en proletaj rondoj, des pli ke la ĉina popolo ŝajne komencas ekkompreni sian situacion kaj serĉas apogon je sia natura amiko, la amiko de ĉiuj sklavigitoj, Sovet-Rusio. Ĝis kia grado progresis la interproksimiĝo de ambaŭ regnegoj, estas bone ilustrita en sekvanta artikolo, kiun ni ĉerpis el la juda gazeto «Der Schtern» (La stelo). Red.

En la proleta revolucia preso estis lastatempe aperigita artikolo de la ĉina laborist-agulo Tang-ŝin-Tŝu pri la kapitalistaj intervenoj en Ĉinio komencante meze de 19a jarcento. Interalie estas tre interesa kaj notinda la rilato de la ĉina popolo al la rusa revolucio:

«La ĉina popolo aŭdis pri la liberiĝo de la rusa proletaro, ĝi aŭdis kiel Lenin klarigis, ke neniigitaj estos ĉiuj traktatoj, kiujn la cara Rusio devigis al Ĉinio; la popolo ĉina aŭdis, ke la 3a Internacio alvokis ĉiujn subpremitajn popolojn al la batalo kontraŭ la imperialismo. Per tio la ĉina popolo ekvidis, ke Sovet-Rusio estas ĝia amiko, ke nur ĉi-lando povos helpi ĝin liberiĝi el la katenoj. Kiam venis Ĉinion la rusa diplomato Karaĥan, la ĉina popolo ne volis allasi, ke li forveturu reen ne interliginte amikajn traktatojn inter ambaŭ popoloj. Kiam li transiris la ĉinan limon, estis aranĝitaj en ĉiu urbo kiun li vizitis, amikaj manifestacioj por Sovet-Rusio. Kiam Karaĥan alvenis Pekin’on estis aranĝita ĉe la stacidomo, manifestacio, en kiu partoprenis laboristoj, studantoj kaj profesoroj, partoprenis 10 mil homoj. Eĉ pli frue organiziĝis «Societoj de rusaj amikoj». Ĉi-societoj adresis al Karaĥan multe da salut-telegramoj, samtempe estis sendataj multaj avertaj leteroj al la Pekina registaro, en kiuj la popolo esprimis la deziron, ke oni tuj interrilatu kun Sovet-Rusio kaj dank’ al ĉi-trudo la registaro estis devigata interrilati kun Karaĥan. De la alia flanko la ĉina registaro estis influita de la imperialismaj registaroj, ke oni ne komencu interrilati kun Sovet-Rusio. Per tio la ĉina popolo estis tiel ĉagrenita, ke estis organizitaj protest-demonstracioj en ĉiuj urboj, kaj aparte en Pekin. Preskaŭ ĉiutage okazis interbataloj de la laboristoj kaj studantoj kun la polico. Finfine la Pekin’a registaro estis devigata interrilati kun Sovet-Rusio sed ne per sia propra volo, nur per la deziro kaj premo de la popolo. La ĉina popolo ne nur unufoje esprimis sian simpation al Sovet-Rusio. Kiam k.do Lenin mortis, oni aranĝis en ĉiu urbo, kie ajn estas industrio aŭ gimnazio, funebrajn manifestaciojn. En suda Ĉinio, en Kanton kie estas aparta registaro de Sun-jat-sen, la registaro publike partoprenis la publikajn funebrajn ceremoniojn. En Tĉekiang (Meza Ĉinio) estas starigita monumento de Lenin. Krom tio la instruista unuiĝo decidis, ke en ĉiu popola lernejo devas pendi la bildo de Lenin. En Pekin, kie la eŭropa imperalismo estas kvazaŭ ĉe si hejme, estas starigita en la Centra Parko monumento je memoro de Lenin. Trad. Vivulo.

El Mongolio

Nuna sendependa Mongolio¹) okupas mezon de Azio kaj areas ĉirkaŭ 1 500 000 kv. kilometrojn laŭ la plej nova karto de Korostovcev kaj Kotviĉ. La areo iom superas tiun de Britio, Francio kaj Germanio ensume prenitaj, sed havas ne pli ol 800 000 loĝ. Loĝantaro de urboj en Mongolio okupas ĉirkaŭ 22 % de tuta loĝantaro de l’ lando. La plej granda urbo de Mongolio Urga havas ĉirkaŭ 100 000 loĝantojn kaj estas miksaĵo de Oriento kun Okcidento: mongolaj feltdomoj, telegrafoj, telefonoj, ordinaraj eŭropaj (rusaj) domoj, palacoj de mongolaj princoj kaj sufiĉe imponaj temploj de lamaistoj. Kameloj kaj aŭtomobiloj.

La urbo ludas en Mongolio tre gravan ekonomian kaj kulturan rolon. Mongoloj plejparte estas nomadoj — brutistoj. Industrio nun preskaŭ forestas. Same terkulturo embrias (nur 50000 hektaroj en tuta lando). Sed mongoloj komprenis kaŭzojn de sia senprogreso kaj gvidataj de nova reformema registaro ili penas reorganizi sian ekonomian vivon. Oni devas diri, ke Mongolio havas ŝancojn por disvolvi industrion ĉar ĝiaj montoj tenas grandan provizon de minaĵoj diversspecaj (karbo, kupro, oro, plumbo, fero, asbesto, grafito ktp.). Krom tio oni povas intensigi brutedukadon. Terkulturo ne povas flori pro ĝenerala manko de akvo. Nun mongoloj estas malriĉa popolo. Laŭ prof. Majskij unu loĝanto de Mongolio havas 461 rublojn da nacia havaĵo, 137 rublojn da nacia enspezo, 135 rublojn da nacia elspezo kaj nur 2 rublojn da libera kontanto. Post rusa revolucio mongoloj kun sukceso batalas kontraŭ feŭdismo. Mi jam komunikis, ke en somero mortis ilia «surtera dio» (monarĥo) kaj nun Mongolio estas sendependa Respubliko, gvidata de reformema registaro, starigita de potenca popola partio. Nun estas elektita tutmongolia «granda kunveno (ĥuruldan)» laŭ demokratiaj principoj, kiuj garantias malinfluon de reakciaj feŭdanoj kaj eklezio. Ĉi-kunveno denun fariĝas plej alta potenco en la lando

  1. Ni jam sciigis, ke parto de Mongolio aliĝis Sovet-Union. Red.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

kaj ĵus kunvenis en Urga. Plej gravaj taskoj de «Ĥuruldan» estas reorganizi ekonomian vivon de Mongolio, administradon kaj financojn. Ĝi firmigos sendependecon de Respubliko kaj atingojn de liberiga movado. En Ĥuruldan estas reprezentitaj ŝtataj oficistoj kaj eklezianoj, sed ili estas relative malmultaj kaj sendube ne sukcesos revivigi por ĉiam mortintan dion sian. La organizado de elektoj en ĉi-lando senvoja, sabloza kaj montoza, kun prahistoriaj komunikiloj, kun eterne migranta elektantaro estis neimageble malfacila. Sed ĉiuj malhelpoj estis venkitaj, kaj nun mongoloj trovis veran vojon de l’ tuthomara kulturo kaj neniom povas esti timigilo por Eŭropo. Maksim Krjukov.

OKCIDENTEN!

Kanado, la nova «El Dorado»

La granda milito rezultigis plifortiĝon de Wall Street¹) kaj la relativan malplifortiĝon de Lombard Street²). Do, kompreneble, la defalo de brita imperialismo devigis «la nacion de butikistoj», elpensi rimedojn por subteni la falantan Imperion. Ekstariĝis la fiorganizaĵo Federation of British Industries³), kaj la energioj de diversaj organizaĵoj direktis sin, por fari la Imperion memstara.

Hejme la britaj regantoj kontraŭis seriozan situacion. Milionoj da senlaboruloj kriege postulis laboron — tondroj de ribeloj sonis ĉie. Sav-eliron oni nepre devis tuj trovi. Kaj kie pli bone ol en la «ora okcidento»? Britio havas 482 personojn, dum la «dominiono» nur 2½ en kvadrata mejlo. Jen do la solvo!

Aldone, la pograndskala «dumpingo» de britaj laboristoj en Kanadon helpus haltigi la altiĝantan tajdon de amerika imperialismo. Do, la britaj regantoj unuvoĉe alvokis «Okcidenten iru!»

Sed la kapitalistoj de Kanado troviĝas nun en serioza situacio. La granda milito postlasis testamenton de impostaro, kiu pendas kiel muelŝtono ĉirkaŭ iliaj koloj. La procentaj kostoj nur rilate la nacian ŝuldon sumiĝas po 16 dolaroj por ĉiu loĝanto. Plue, la registaraj elspezoj atingas antaŭe ne atenditajn nivelojn. Sekve iĝis pli kaj pli malfacile funkcii sub la kreskanta ŝarĝo. Multaj okcidentaj urboj bankrotis; bienoj transiris en manojn de registaraj aŭtoritatoj, ĉar la posedantoj ne povis pagi la impostojn. Do, tra la lando oni postulis grandan plimalaltigon de impostoj, kaj nepre ŝparemon en registaraj ĉirkaŭaĵoj. Krom terura imposta ŝarĝo la dungantoj estis minacataj de granda konkurado de ĉiuj flankoj. La malaltaj vivrimedaj normoj de eŭropa laboristaro ebligis, ke la eŭropaj kapitalistoj, malgraŭ altaj importaj tarifoj, povis «dumpi» siajn malmultekostajn varojn en Kanadon. Do, oni ne miru, ke la kapitalistoj de Kanado laŭte blekis por plimalaltigata impostaro kaj pli da loĝantoj. Ili deziris rompi la normojn de vivado de la laboristoj kaj regajni sian perditan superecon per la kostopago de la industriaj kaj agrikulturaj laboristoj. Kaj, kiel pli efike ol per la pomulta enmigrado de malkara laborvaro el Eŭropo?

En ĉi-afero la interesoj de la kanadaj kapitalistoj ne koincidis kun tiuj de la bankaj moŝtuloj de Lombard Street, kiuj deziras, ke Kanado ricevu nur pure britan genton. Aliflanke . . . tio ne taŭgas por la kanadaj dungantoj — ili deziras miksaĵon de rasoj, kaj babelon de lingvoj, por ke ili povu kontraŭigi unu rason kontraŭ alia kaj tiamaniere apartigi la fortojn de organizita laboristaro en Kanado.

Ne eraru — la lavango de enmigrado en la «oran okcidenton» signifas nepre tranĉadon de salajroj, malplialtigon de vivad-normoj de kanadaj laboristoj kaj farmistoj, kaj helpon al kanadaj kapitalistoj por eliri el la truo de bankroto per kostpago de la laborantaj masoj. La ĉefa bankestro de Kanado diris: «La kaŭzo de ĉi-tiuj anomalioj de altaj prezoj estas ankoraŭ precipe la kosto de laboro. Senlaboreco estas la natura alĝustigilo, kvankam peniga kaj bedaŭrinda.» Kiel pli bone la dungantoj povus malplialtigi salajrojn ol per inundo de jam tro-plenigita laborista merkato per kreskantaj nombroj de laboristoj — parolantaj multajn lingvojn?

La agentoj ofertas Kanadon kiel «landon taŭgan por loĝejo de Reĝidoj». Jen la faktoj: — 94 % el la farmoj estas hipotekitaj, dum la ŝuldaro de la okcidentaj farmistoj estas pli ol 1 000 000 000 000⁴) dolaroj. En ŝtato de Saskaĉeŭan (ofte nomita la pankorbo de la Imperio) la ŝuldaro ĉe la mez-grada farmo estas 5000 dolaroj. En tri kamparaj distriktoj nure 180 000 akreoj da tero estis forprenataj por ŝuldo de impostoj.

„Suna Alberta» prezentas bildon ne pli bonan . . . Dekmiloj da farmistoj devis forlasi la farmojn senespere ŝuldante. Eĉ la «herooj de hieraŭ»⁵) ne evitas tiajn spertojn. Kampanaraj lernejoj devas fermiĝi, ĉar la terkulturistoj ne povas pagi la impostojn. Plue, la sorto de la farmistoj ĉiam plimalboniĝas. «Tondilo» efikas sur la kanadan farmiston pli ol sur iun alilandulon. En dek jaroj, la prezoj de industriaj produktaĵoj plialtiĝis po 116 %, dum tiuj de agrikulturaj produktaĵoj plimalaltiĝis.

Kaj la sorto de la industria laboristo estas neniom pli bona. Dekmiloj da senlaboruloj plenigaĉas la urbajn stratojn, vane serĉante laboron. En Toronto sole estas ne malpli ol 10000 nedungitaj sklavoj.

Tiom malbonaj estas la kondiĉoj, ke multnombraj laboristoj transmigras en Usonon: en 1922, 62 289, en 1923, 181 973, kaj dum la 6 monatoj ĝis junio 1924, 96 835. Ni sciiĝas, ke 2 000 kanadaj fabrikejoj fermiĝis; al 75 000 teksistoj mankas laboro; la ŝtal-muelejoj de Nova Skoŝa fermiĝis; la ligna industrio de l’ okcidento spertis sian plej malbonan someran sezonon; la ministoj de Alberta strikas (depost aprilo 1a), dum iliaj kunlaborantoj de l’ oriento «ĝuis» unu tagon da laboro en semajno; konstru-laboristoj estas multe subnormigitaj; la grandega papera industrio malrapidiĝis unuafoje dum multe da jaroj — jen la situacio kiu kontraŭstaras la laboristojn de Kanado, kaj kiu estas plene plimalbonigata per la enveno de dekmiloj da novaj loĝantoj.

Sed la fantaziaj rakontoj pri la fabela riĉeco de Kanado ankoraŭ altiras la nesciantajn laboristojn de Britio. Multfoje la konservativa Kanada Sindikata Kongreso akceptis rezoluciojn kiuj signis la enmigrajn planojn kiel kontraŭ-laboristaj, kaj ties Kunsido en Vinipeg konsekvence postulis la ĉiaman ekstertenon de orientaj laboristoj, kies normo de vivado estas tiom malalta, ke ĝi minacas ĉiam tiun de la tuta laboristaro.

Sed la Kongreso faris malmulton por organizi la nedungitojn. Lokaj konsilantaroj en diversaj urboj, kaj poste Nacia Konsilantaro de Senlaboruloj estis starigataj, kies ĉefa demando estas «laboro, aŭ plena alimento laŭ sindikataj salajr-valoroj». La Komunista Partio nun entreprenas tiun Nacian Konsilantaron, kun perspektivo de pli bona sukceso. Kaj ja ekzistas bezono por tia organizaĵo, ĉar la Kanada Ministrejo de Laboro asertis, ke la Registaro akceptas respondecon por enmigrado, sed ne por senlaboreco!

Tamen la Registaro estis devigata agi, spite siaj protestoj, ĉar lokaj aŭtoritatuloj bombardis ĝin per postuloj kaj petoj por helpo, ĝis la Registaro de Otava devis kunvenigi Nacian Konferencon pri Senlaboreco.

Sed la «malferm-laboreja»⁶) dungantaro ege malŝatas ĉi-tiun elmontron de malforteco, ĉar ĝi difektas por britaj laboristoj la roz-koloran bildon de Kanado kiel «lando taŭga por enloĝado de herooj».

Trad. de E. K. I. el la angla de H. M. Bartholomew, en «The Communist Review».

  1. Ĉefa financa strato de Nuark.
  2. Ĉefa financa strato de London.
  3. Federacio de britaj industrioj.
  4. Unu biliono.
  5. militintoj.
  6. Laborejo malfermita por ricevi ne-sindikatulojn.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Internacia atako kontraŭ la 8-hora labortago kaj sociala leĝdonado

Ne estas mirinde, ke la laŭleĝa enkonduko de l’ 8-hora labortago, kiel entute la klopodo de la laboristaro, akiri socialpolitikajn progresojn per internaciaj kontraktoj aŭ per laŭlandaj atakoj, kaŭzas ĉagrenon en la vicoj de l’ internacia kapitalistaro. Se oni legas la informojn de l’ sindikata internacionalo pri la diversaj konferencoj de diversfakaj industriistoj, oni vidas, kiel konsekvence ili procedas por faligi la 8-horan labortagon kaj por malprosperigi la elkonstruon de socialpolitika leĝdonado. Ili ne preterlasas okazon, precizigi ilian starpunkton kontraŭ la 8-hora labortago kaj averti la aŭtoritatojn pri la ruinigo de la industrioj per la socialpolitiko.

El Aŭstrio ni scias, ke la atako de la metalindustriistoj kontraŭ la 8-hora labortago estis ĉefa kaŭzo de striko de metallaboristoj en septembro 1924. Ankaŭ la minejposedantoj atakis la 8-horan labortagon, kaj nur la solidareco de l’tuta laboristaro malebligis endanĝerigon de l’ koncerna leĝo.

El Francio ni aŭdis, ke la ĝenerala kunveno de la teksaĵfabrikistoj postulis, ke estu pli intensigata la produktado kaj ke la sociala asekuro estu enkondukata nur paŝo post paŝo laŭ spertoj kaj deziroj, faritaj en industriaj kaj komercaj rondoj. La unuiĝo por industrio kaj agrikulturo atentigas, ke la nuna reguligo de l’ 8-hora labortago signifas malfavorigon kompare al la alilandaj konkurantoj. La grafikaj entreprenistoj pro la mizera financstato de la lando konsideras maltaŭga la tempon, enkonduki la proponitan socialasekuron. Ili kompreneble ankaŭ estas kontraŭ la deviga dungo de militinvalidoj.

En Italio la unuiĝo de l’ industriistoj deklaras, ne konsenti kun la ĝeneraligo de l’ 8-hora labortago kaj esprimas la deziron, ke la internacia porlabora leĝdonado estu endigita tiel, ke ĝi ne ĝenu la produktadon italan.

La centra unuiĝo de labordonantoj en Svisio postulas, ke la ordinara laborsemajno laŭ la koncerna leĝo estu plilongigata ĝis 52 horoj.

La centra unuiĝo por industrio, minekspluato, komerco kaj financo en Polio deziras ĝeneralan ŝanĝon de la ekzistantaj leĝoj pri labortempo, libertempo kaj festotagoj.

En Rumanio, kiu lando kulminacias en subpremado de porlaboristaj progresoj, la unuiĝo de l’ fabrikistoj postulis, ke porlaborista leĝdonado estu rezulto de libera interkonsento inter labordonantoj kaj laborprenantoj, sen enmikso de la ŝtato. Precipe tiu lasta kondiĉo enkondukas nin en la pensmanieron de tiuj sinjoroj. Ni povas imagi, kiel «amike» ili interkonsentas kun laboristoj pri porlaborista leĝdonado, se ili maldeziras la enmikson eĉ de tiu ege reakcia registaro.

Tre reakcie ankaŭ kondutas la unuiĝo de labordonantoj en Danio, postulante, ke la uzingvidado sole apartenu al la entreprenistoj kaj avertante la leĝdonantajn korporaciojn, la labortempon reguligi per leĝo.

Ankaŭ en Germanio, kie preskaŭ 45 procentoj de la laboristaro laboras pli longe ol 48 horojn posemajne, la industriistoj ĉiam denove deklaras, ke la 8-hora labortago ne estas tolerebla, ĉar proksimume unu sesono de la produktaĵoj devas esti oferata por la riparpagoj kaj ke ili nur pro memdefendo estas kontraŭuloj de Vaŝingtona kontrakto pri la 8-hora labortago.

Tiuj kompreneble ne estas ĉiuj decidoj de la kapitalistoj almilitantaj la 8-horan labortagon kaj la socialpolitikan leĝdonadon. Sed tiuj provoj jam sufiĉas por montri al ni, ke la internacia kapitalistaro bontaktike atakas tiujn akiraĵojn de la laboristaro. Jen tie, jen tie ili provas malantaŭenpuŝi siajn dungitojn kaj truigi la ekzistantajn leĝojn, ĝis fine tiuj partaj atakoj konduku al la sola celo: nuligi kaj malebligi la aplikon de socialaj leĝoj je la bono de la laboruloj. La laboristaro denove estu je ilia sola dispono, la teruraĵoj de l’ kapitalista ekonomiordo trafu la laborsklavojn per la tuta pezego, ke ili denove estu la senvolaj iloj, ke ilia sorto plene dependu de la bontrovo de l’ kapitalistoj. Estas devo de ĉiuj laboristaj organizaĵoj en ĉiuj landoj, ĝisprofunde kontraŭbatali la kapitalistajn intencojn kaj defendi la malmultajn akiraĵojn per ĉiuj fortoj. Se la internacia laboristaro malsukcesos, tiam terure pligrandiĝos ĝia «riparpago» por la moloĥo kapitalismo. 1484, Wien.

La virinoj en industrio kaj profunuiĝoj

Post la unua malpligrandiĝo de l’ nombro de laborulinoj dum la demobilizo en la plejparto de landoj, ĝi nun denove ekkreskis. En Germanio en la nuna tempo la nombro de dungitaj laborulinoj estas multe pli alta ol en 1913. En ĉi-jaro en ĉiuj entreprenoj kontrolataj de la fabrika inspekto estis nur 1 592 138 laborulinoj t. e. 21,6 % de l’ tuta nombro de laboruloj ĝenerale kaj en la jaro 1922 ilia nombro estis 2 019 189 aŭ 24 % de l’ okupitaj en la produktado.

Laŭ la statistiko de malsanulejkasoj en 1919 (ne kalkulante la ekmalsaniĝintojn) je 100 % socie asekuritaj membroj estis 30,7 % da virinoj kaj en 1924 — 35,3 %. Sed en Anglio kiel komunikas «Economist» la nombro de laborulinoj post la milito konstante malpligrandiĝis. En 1922 la nombro de okupitaj en la produkto virinoj nur iomete superis 3 milionojn, dum nelonge antaŭ la interpaco ĝi estis 7 000 000. Sed la aserto ke la virina laboro malpliiĝadis ankaŭ post 1922 estas bazita nur sur la statistiko de l’ membreco ĉe profunuiĝoj kaj tial estas tute nepruvita.

En Svisio en la periodo de 1910 ĝis 1920 la kresko de l’ virina laboro estis pli intensa ol tiu de l’ viroj. En la lasta raporto de l’ fabrika inspekto por la jaro 1923 estas konstatata ke la nombro de laborulinoj en 10 branĉoj de l’ industrio pliiĝis relative pli forte ol la nombro de laboruloj. En Svedio la nombro de laborulinoj dum la periodo 1918—1920 kreskis de 61 000 ĝis 73 000 (proksimume). En Usono dum la periodo 1919—1920 la nombro de laborulinoj ekkreskis de 8 910 189 ĝis 9 024 300. Kompare kun 1910 nun la nombro de okupitaj en la produkto virinoj estas kreskinta proksimume je duonmiliono, sed kompare kun la kresko de l’ loĝantaro la nombro de laborulinoj malpligrandiĝis pli ol tiu de laboruloj.

Kvankam pri tiu demando ni ne havas sufiĉe solidajn dokumentojn tamen oni povas certagrade konsideri konstatita, ke en neniu lando la virinoj estis forpelitaj el la «konkiritaj» de ili dum la mondmilito branĉoj de l’ laboro. En Germanio laŭ la materialoj de profesia komputo de 1907 kaj la raportoj de l’ fabrika inspekto por 1920 la nombro de virinoj okupitaj en ĉiuj branĉoj de l’ produkto ne esceptante la konstruindustrion, estas forte kreskinta precipe en la metal- kaj maŝinkonstruindustrio. El ĉiuj 100 homoj okupitaj en la produkto estis virinoj.

1907 1920
En la metalindustrio 6,2 19,1
„ „ maŝinkonstruindustrio 4,8 11,3
„ „ kemiindustrio 16,2 17,9
„ „ teksindustrio 50,0 61,2
„ „ ledajindustrio 9,5 26,2
„ „ lignajindustrio 6,1 12,9
„ „ vestajindustrio 50,7 71,8

En Anglio laŭ la oficialaj materialoj de l’ entreprenistaj ligoj 1 173 000 virinoj okupis dum la milito tiajn oficojn kiuj antaŭe estis okupataj de viroj. Laŭ ĉi materialoj ĉirkaŭ 67 000 teksistinoj rekomencis post la milito sian laboron en la koton- kaj teksfabrikoj kaj 30 000 faris la samon por la trikfabrikoj. Ĉirkaŭ 195 000 virinoj rekomencis sian laboron kiel hejmservistinoj. Sed la granda maso de laborulinoj plenigis la vicojn de senlaboruloj; kiom el ili poste denove eniris en la branĉojn de l’ produkto, kie ili antaŭ la milito laboris, ne estas ĝuste konstatebla.

Preskaŭ en ĉiuj militintaj landoj kaj ankaŭ en multaj neŭtralaj ŝtatoj dum la periodo 1913—1919 estis konstatata enmasa alfluo de virinoj en la liberaj profunuiĝoj. Ekzemple en Germanio de 1914 ĝis 1920 la nombro de virinoj profesie organizitaj en la tutgermania ligo de sin-

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

dikatoj kvinobliĝis kaj la virinoj prezentantaj en 1913 nur 8,9 % de l’ organizita laborularo prezentis en 1920 jam 21 % de ĝi. En Aŭstrio la nombro de organizitaj en liberaj profligoj laborulinoj dum la sama periodo sesobliĝis; en 1913 estis nur 10,3 % de profesie organizitaj laborulinoj; en la jaro 1920 jam 23,8 %. En Svisio en la jaro 1920 estis organizitaj trioble pli ol 1913. En Anglio la nombro de organizitaj en amsterdamaj profunuiĝoj virinoj en la periodo 1913—1920 pligrandiĝis de 358 000 ĝis 1 000 000. Vere, ke dum postaj jaroj la kresko ĉie ĉesis. En Anglio kaj Aŭstrio la laborulinoj partoprenas pli aktive ol la viroj en la enmasa forkuro el profunuiĝoj. Tiel ekzemple la anglaj profunuiĝoj perdis dum 1921—1923 ne malpli ol 52 % de siaj membroj-laborulinoj, dum la nombro de membroj-viroj malpliiĝis nur je 0,12 %. En la sekvinta jaro forlasis la organizaĵojn relative malpli da laborulinoj ol da laboruloj, sed la absoluta nombro de eksiĝintaj el profunuiĝoj virinoj estis preskaŭ tiom granda kiel en la pasinta jaro t. e. nome 28,778 aŭ 12,38 %. En Germanio dum la «kritika» jaro 1923 laŭ la statistikaj materialoj de ADGB eksiĝis el profunuiĝoj tiom da virinoj kiom da viroj. Entute, la nombro de virinoj eksiĝintaj sole en tiu-ĉi jaro el profunuiĝoj estas pli alta ol la tuta nombro de organizitaj en la jaro 1913 (en la jaro 1913 la virinoj-anoj estis 290,347 kaj en 1923 el profunuiĝoj eksiĝis 314 688 virinoj).

Sed malgraŭ la forta dum la lastaj jaroj malpliiĝo de l’ nombro de profesie organizitaj laborulinoj ĝi tamen estas senkompare pli granda ol antaŭ la milito. Tiel ekzemple en Germanio en la nuna momento estas plio de 1 000 000 organizitaj laborulinoj kaj en Aŭstrio de 160,945 ol en la jaro 1913. Eĉ en Anglio kie la forkuro de virinoj el profunuiĝoj estis relative kaj absolute la plej intensa, tamen en la jaro 1923 ekzistas organizitaj laborulinoj 120 000 pli ol en 1913. Dank’ al la porvarba kampanio dum la lasta jaro la nombro de profesie organizitaj laborulinoj denove ekkreskis. Elrusigis A. Levandovsky, 35.

El Portugalio

La portugala registaro publikigis dekreton agnoskantan laŭleĝan ekziston de la Naciaj Federaĵoj de laboristaj sindikatoj, de la Lokaj Laboristsindikataj Unioj kaj, konsekvence, de la Ĝenerala Konfederaĵo de l’ Laboro. Kvankam la fakto, per si mem, havas nenian gravecon ĝi estas iel instrua.

Ĝis nun, nur la sindikatoj havis, per dekreto datita de la 9a de majo 1891, leĝan ekzistrajton. La federon de tiuj sindikatoj kaj konfederon de la rezultantaj federaĵoj, la portugala leĝaro tute ignoris, kio neniel malpermesis la konstantan plinombriĝon kaj progresan malvolviĝon de tiuj organizaĵoj, kiuj, vivante eksterleĝe, ĉiam normale kaj efike funkciis en sia misio plibonigi la nuntempan laboristan situacion kaj prepari la fortojn por la estonto. Do, la citita dekreto estas nenio pli ol konstato de neforigebla ekzistaĵo.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam la portugala laborista movado ankoraŭ ne estis paŝinta sur la firman kampon de senpera agado, nia centra nacia organizaĵo revendikis, el la tiamaj registaroj, la enleĝigon de la federaj organizaĵoj, kiuj tiam apenaŭ ekvivis kaj havis nenian efektivan forton; ĝi malsukcesis. Nuntempe, kiam la organizita proletaro ne plu atendas ke senvaloraj leĝoj konfirmu konkiritajn kaj jam ĝuatajn rajtojn, la registaro donacas al ni dekreton, kiun ni bezonas por nenio…

Krome, ni konstatu ke jam de longe la oficialuloj agnoskis, ne jure sed fakte, la efektivan ekziston de la priparolitaj federaj organizaĵoj, ĉar kiam iu el ili delegis komisionon por prezenti decidojn aŭ postulojn koncernantajn la oficialajn instituciojn, je la nomo de la respektiva anaro, oni ne rifuzis ĝin konsideri kiel reprezentanton de la deleginta laboristaro. Ĉiam kaj ĉie okazas same: la registaroj ekscias nur tion, kion la popoloj jam forgesis…

Abílio Ribeiro (1504).

La ekonomia stato de laboristoj en Finnlando

Per kelkaj ciferoj elĉerpitaj plejparte el oficiala statistiko mi volas montri la evoluon de la salajra situacio 1913 ĝis 1924 kaj la nunan ekonomian staton de la finna laboristaro. La prisalajra statistiko koncernas segejindustrian laboristaron, sed oni povas ĝin rigardi kiel mezan salajron de ĉiuj gelaboristoj en la lando.

La meza salajro de la segejindustriaj gelaboristoj estis 1913: por viroj fmk. 0,41, por virinoj 0,23, por ambaŭ meznombre 0,38; kaj 1924: 5,79, 2,77 kaj 5,34. (Rim. Pro la pligranda nombro de viraj laboristoj la salajro de ambaŭ ne estas tute meza, sed pli proksima al vira salajro.)

Jena tabelo montras per indikaj nombroj (indeksoj) evoluon de la pohora salajro kompare al la prezoj de vivbezonaĵoj:

Jaro Indekso de pohora salajro: Viroj -inoj gelabor. Indekso de prezoj Aĉetpovo de pohora salajro
1913 100 100 100 100 100
1923 1320 1121 1310 1147 118,3
1924 1371 1148 1352 1219 122,6

La tabelo montras, ke la pohora salajro de viroj (kaj la meza) kreskis pli kaj tiu de virinoj malpli ol la prezoj de vivbezonaĵoj. Sed samtempe la nombro de monataj laborhoroj malpliiĝis de 223 ĝis 161 kaj tial la monata salajro de ambaŭ seksoj malkreskis jene:

Jaro Indekso de monata salajro: Viroj -inoj gelabor. Indekso de prezoj Aĉetpovo de monata salajro
1913 100 100 100 100 100
1923 1052 1009 1062 1147 93,9
1924 996 980 1000 1219 88,5

La aĉetpovo de la meza pohora salajro do kreskis je 22.6 procentoj, sed tiu de la monata salajro malpliiĝis je 11.5 procentoj. La nunaj salajroj, precipe de viroj, tre multe varias. Metia laboristo, ekz. masonisto, povas kelkfoje somere ricevi 20 aŭ 30 mk. pohore sed helplaboristoj ne ofte gajnas pli ol 4 aŭ 5 mk.

Se ni taksas 5 fmk. kiel mezan salajron de gelaboristoj, ni povas fari jenan liston, kiu montras, kiom da tempo oni devas labori, por ricevi diversajn vivbezonaĵojn:

hor. min.
1 kg. da bovoviando 2 —
1 „ „ porkviando 3 40
1 „ „ butero (bona) 8 —
1 „ „ margarino 3 40
1 „ „ sekala pano — 45
1 „ „ tritika faruno 1 10
1 litro da lakto — 27
1 tramvojbileto — 9
1 paro da ŝuoj (mezkvalita) 30 —
1 vestaĵo por viroj 140 —
1 ĉiutaga ĵurnalo por 1 monato 2 —

En la jaroj 1920—21 la socia ministrejo aranĝis esploradon de vivkondiĉoj pere de kontolibroj ĉe 437 laboristaj kaj 117 oficistaj familioj en diversaj partoj de la lando. La jarspezoj meznombre estis jenaj: Ĉe laboristaj familioj: enspezoj 16 911,2 fmk., elspezoj 17 428,5, deficito 517,3; ĉe oficistaj familioj: ensp. 34 420,6, elsp. 33 831,6, resto 589.

La elspezoj dividiĝis jene:

Ĉe laboristoj Ĉe oficistoj
Nutraĵoj kaj refreŝigaĵoj 61,2 procentoj 36,8 procentoj
Vestaĵoj 15 „ 14 „
Loĝejo (1924 jam 10—20 %) 3,9 „ 5,4 „
Varmo kaj lumo 4,4 „ 4,7 „
Impostoj, asekuro kaj kotizoj 3,5 „ 6,9 „
Aliaj elspezoj 12 „ 32,2 „

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 5

La impostoj nune estas multe pli pezaj ol la supre notitaj. La komunuma imposto en multaj komunumoj jam estas ĉ. 10 procentoj el la enspezoj, la ŝtata (progresiva 1/3—20 procentoj) por laboristoj 1—3 procentoj, kaj preskaŭ ĉiuj pagas ankoraŭ ekleziajn impostojn, kvankam la nova eklezliberiga leĝo ebligas liberiĝon je ili.

Je la ekonomia situacio de laboristoj ankaŭ multe efikas senlaboreco, kiu precipe vintre turmentas tiel multajn laboristajn familiojn, sed pri tio mi ne havas nun statistikon.

SAT-ano 2118 en Viipuri.

Senlaboreco en Aŭstrio.

Laŭ oficiala statistiko la nombro de senlaboruloj dum monato novembro 1924 kreskis je 27704, tiel ke la 30. novembro oni nombris entute 115684. Meze de decembro oni jam nombris 130000 senlaborulojn! La rapida kreskado de tiu nombro estas ĉefe kaŭzita de la komenciĝinta vintra periodo, pro kiu malebliĝas daŭrigo de mason- kaj konstrulaboroj. La situo en la vestaj-industrio estas tre malfavora, same kiel tiu en la nutraj-industrio. Nur la grafika industrio montras pliboniĝon de la situo. Fine de novembro la nombro de senlaboruloj subtenataj en Wien estis 52689 kontraŭ 45220 en la sama monato de l’antaŭa jaro. Okazis ankaŭ, ke kelkaj uzinoj entute ĉesigis la produktadon kaj iliaj laboristoj estas maldungitaj.

F. J.

En Wien la registaro malpermesis grandkunvenon de l’senlaboruloj, kaj 22. 12. la registaro mobilizis milojn da policanoj kontraŭ kelkaj cent senlaboruloj. La policanoj perforte disbatis marŝantajn grupojn. Multaj estas arestitaj, ankaŭ komunistaj gvidantoj. Tiel aspektas la unuiĝeca rajto de l’laboristoj en la tiel ofte priglorata demokrata Aŭstrio!

351, Wien

Estonio

El letero ni eltiras jenajn ciferojn, kiuj komprenigas la okazintaĵojn kaj ekkonigas la malbonan ekonomian situacion de la lando:

Kiel vivadas laboristoj? Regadas akriĝonta senlaboreco. Laŭ oficiala sciigo en komenco de decembro en Reval (Tallinn), kie loĝas entute proksimume 115000 homoj, ĉe laborborso registriĝis proksimume 1300 senlaboruloj (pasintjare proks. 500). Efektive ilia nombro estas du- aŭ triobla. Pri aliaj urboj mankas informoj, sed en ili senlaboreco ne estas malpli akra.

Meza laborista salajro estas 20—25 estonaj markoj por viroj kaj 13—18 mk. por virinoj (1 dolaro = 375 estonaj mk.). La labortago estas oficiale 8hora, sed la laboristoj estas devigataj labori 9, 10, eĉ pli da horoj tage, por iel ekzisti.

Prezoj de kelkaj vivnecesaĵoj estas:

| sekala pano | 9—10 e. mk. po funto | | butero | 115—120 „ „ „ „ | | porkviando | 35—40 „ „ „ „ | | bovoviando | 22—25 „ „ „ „ | | sukero | 22 „ „ „ „ | | ovo | 10—13 „ „ „ „ | | lakto | 18—20 „ „ „ „ | | botoj ordinaraj | 1400 e. mk. po paro |

Sennomulo.

TRA LA KLASBATALO

En Albanio la ribeluloj venkis la registarajn trupojn kaj okupis preskaŭ ĉiujn urbojn de la lando. — Jugoslavio pliakrigis sian kontraŭbolŝevistan aktivecon kaj nuligis ĉiujn komercajn interrilatojn kun Sovetio.

Laŭ «Pravda» la balkanaj ŝtatoj interkonsentis, reorganizi en Balkano la fifaman Vrangel-armeon.

La Kolonja zono (Rejnlando), kiu konforme la Versajlan traktaton devas esti liberigata de britaj trupoj 10. januaro, restas (laŭ duonoficialaj komunikoj) okupita. Kruela bato por ĉiuj pacifistaj iluziuloj!

En Japanio fondiĝos politika laborista partio per la penadoj de la Japano-laborista tuta federacio (SAT-rap. Tokio).

En nokto de 23. novembro 1924 ĉirkaŭ 15 socialistoj en Tokio kantis la revolucian kanton, disdonante malpermesitajn gazetojn. Policanoj sukcesis kun helpo de faŝistoj (anoj de societo Kokusui-kai) fine aresti kvar k.dojn. (SAT-rap. Tokio).

RUĜA SPORTO

Unueco de la internacia movado de sporto kaj gimnastiko

Rezolucio de la 3a Kongreso tutmonda de l’ Ruĝa Sport-Internacio (RSI)

Kapitalismo devigas la tutan laborklason al konstanta batalo por siaj vivkondiĉoj. Burĝaro celas plenan sklavecon de la laboristaro por pli facile regi ĝin. Laborista klaso devas kompreni, ke ĝia situacio ne povas pliboniĝi sen malaperigo de kapitalismo. Ĉiu iluzio malfortigas lukton de l’proletaro. La diversaj epokoj de demokratismo kaj pacifismo trapasas rapide kaj alvenigas periodojn de pli akraj bataloj. Por la laboristaro kaj kamparanaro subpremitaj povas esti nur unu vero, t. e. la venko de proletaro povas okazi nur sur ruboj de kapitalismo.

La laborista tutmonda sportmovado estas parto de la organizajoj de batalklaso. Kontraŭ la streĉita fronto de la kapitalismo, ni devas kontraŭstarigi la firman unuecan fronton de l’proletaro tutmonda.

RSI batalis de la komenco por unueco de l’tutmonda laborista sportmovado; ĝi pruvis tion plurfoje kaj faris ĉion eblan por malhelpi la pordisigan laboron. En Francio, la RSI ne sukcesis malhelpi disigon, oni disigis la movadon perforte kaj konscie. Nia 3a kongreso konstatas aliflanke ke en Ĉekoslovakio (germanaj regionoj) unuecon oni konservis nur pro forta agado de l’amasoj kontraŭ kelkaj gvidantoj. Ankaŭ pro tiu agado RSI partoprenis feston en Karlsbad.

Organizo de la unua olimpiado laborista sen RSI kaj sen Sovetio markas klasikan agon kontraŭ unueca fronto.

RSI proponis plurfoje ke la unua tiu olimpiado estu organizata sur bazo de impona unueca fronto kontraŭ burĝaro, kontraŭ burĝa olimpiado en Parizo. Sed iaj gvidantoj de l’laborista sportmovado volas malhelpi ke revoluciaj sportaj flagoj disfaldiĝu. Ĉe tiu demokratio, ili volas malhelpi ke la reprezentantoj de l’unua proleta ŝtato, de Sovetio, partoprenu ĝin.

Malgraŭ pordisigaj alvokoj, kalumnioj kaj propagando kontraŭsoveta, la RSI opinias ke la unua laborista olimpiado devas marki la unuecan fronton de la sportlaboristaro tutmonda kaj invitas la amasojn subteni ĉiumaniere tiun signalvorton. Agado devas esti rapide kondukita se ni volas ke RSI povu plenplene partopreni olimpiadon, ĝi eĉ devas jam partopreni ĉe la porpreparaj vintraj konkursoj.

Ju pli grava estos la danĝero de disigo en nia movado, des pli energie la amasoj batalu por unueca fronto sur bazo de klasbatalo. Neniu ano de RSI devas forlasi sian organizajon.

Por unueco, por komuna organizo de l’ unua laborista olimpiado.

Kontraŭ disigo kaj fuŝuloj de l’ laborista sportmovado.

Kontraŭ la burĝaj sportorganizajoj kaj iliaj kunhelpuloj.

Kontraŭ la imperialistaj militoj kaj faŝismo.

Por la klasbatalo, por la venko de l’ laborista klaso.

Jen ti-kion proklamas la 3a Kongreso tutmonda de l’Ruĝa Internacio de Sporto, jen kio estas ĝia firma kaj nedeflankebla decido.

Moskvo, Oktobro 1924.

La 3a Kongreso tutmonda de RSI.

Manifesto

Al laboristaj sportuloj el ĉiuj landoj!

Al gelaboristoj de la urboj kaj kamparo!

Je la nomo de la delegitoj el 21 landoj, la 3a kongreso tutmonda de la Ruĝa Internacio de Sporto (RSI) alvokas ĉiujn laboristojn, anojn de sportaj aŭ gimnastikaj organizajoj, aniĝi al proleta kaj kamparana Internacio de Sporto.

Burĝaro agas ĉiumaniere por daŭrigi sian regadon sur la subpremitaj klasoj. Je la manoj de l’burĝaro, la sportorganizajoj fariĝas iloj de l’burĝa militarismo kaj faŝismo, kaj tiel batalkadroj de l’reakcio kontraŭ la proletaro de sia propra lando.

La burĝaro komprenis bone la gravecon de sportaj organizajoj, pere de kiuj ĝi koruptas la proletaron (sportaj asocioj en fabrikejoj, militpreparo de l’junularo, naciistaj kaj ŝovinistaj asocioj ktp.).

El rimedo de burĝaro en klasbatalo kontraŭ proletaro, la proletaj sportorganizajoj devas fariĝi grava faktoro por la proletaro kaj malriĉa kamparanaro en ilia tutmonda batalo por starigo

— pàgina 6 —

6 — SENNACIULO

de proleta socio. En atmosfero de batalklaso, ne povas esti por laboristoj «neŭtralismo» kaj «senpolitikeco», tiel ankaŭ rilate al gimnastiko aŭ sporto. Kunlaboro aŭ socia harmonio kun burĝaj organizajoj estas perfido je proletaj interesoj.

Proletaro iras al gravaj luktoj kaj la 3a kongreso de RSI proklamas laŭtege la neceson por la proletoj organizi klasbatalon ankaŭ ĉe kampo de sporto kaj tute foriĝi de organizajoj kaj idealo burĝaj.

La «unueca fronto» de ĉiuj proletoj, kiel bazo de nia sporta movado, plifortigos la tutan fronton laboristan kaj kamparanan por venki kapitalistan mondon. Ĉi-kiuj fuŝas tiun unuecan fronton, fakte celas detrui unuecon de la proletaj organizajoj kaj konsekvence subtenas kapitalismon.

Ĝis nun ne povis okazi vera laborista olimpiado, ĉar por tiu de Frankfurt/Main oni rifuzis inviti revoluciajn sportorganizajojn, oni rifuzis ekrilati kun proletaj sportorganizajoj de Sovetio, oni rifuzis interrilati por unuigi la laboristajn sportinternaciojn. Sed la gelaboristaro tutmonda firme alcelas unuecon kaj ne permesos disigon de siaj organizajoj.

Gelaboristoj sportistaj, la RSI vin alvokas: Ekleviĝu kaj protestu energie kontraŭ fuŝado de unueca fronto, sciigu ĉie ke sen partopreno de RSI ne devas okazi olimpiado.

Ĉe nia 3a tutmonda kongreso kunvenis delegitoj el preskaŭ ĉiuj partoj de l’mondo, mankis nur reprezentantoj de orientaj kaj koloniaj popoloj; tiuj popoloj jam komencis sian liberigontan batalon, kaj nia kongreso petas, ke revoluciaj sportorganizajoj sin starigu en tiuj landoj. Tiel same, la proletoj de Anglio kaj Nordameriko devas krei amasajn sportlaboristajn organizajojn.

Gelaboristoj, proletaj gesportuloj! Se gvidantoj forjetas viajn petojn por unueco, vi devas agi ĉiumaniere por starigi imponan, ruĝan olimpiadon. La RSI invitas ĉiujn proletajn organizajojn de sporto el tutmondo, samkiel ĉiujn proletajn organizajojn partopreni la unuan tutmondan spartakadon.

Ruĝa Spartakado signifos solidarecon de l’internacia proletaro kontraŭ la burĝaro; ĝi markos novan etapon en epoko de sporta proleta movado ne nur en Eŭropo aŭ Ameriko, sed ankaŭ ĉe orientaj kaj koloniaj subprematataj popoloj.

Vivu la batalo kontraŭ la burĝaj sportorganizajoj, kontraŭ la militarismo kaj faŝismo!

Vivu la fizika edukado kiel ilo de l’klasbatalo!

Vivu sana, proleta sporto kaj unueco de proleta sportmovado!

Vivu la unua tutmonda proleta olimpiado, la unua tutmonda proleta spartakado!

Vivu internacia solidareco, komuna batalo ĉe vicoj de laborista revolucia movado por liberigo de l’laborista klaso el la kapitalista jugo!

Vivu la Ruĝa Sport-Internacio!

Je la nomo kaj pro ordo de 3a Kongreso tutmonda de RSI

Prezidantaro de E. K. de RSI

Moskvo, Novembro 1924

KRONIKO

Francio. Lyon. La 20an de dec. lastjara okazis ĝenerala kunveno de la Laborista Esp. Grupo, en la sidejo. Ĉeestis 27 k.doj. Notinde estas ke de longe ne venis tiom da k.doj en niaj kunvenoj. El la raporto de l’sekretario ni konstatas, ke nun funkcias 6 kursoj kiujn sekvas regule kaj studeme 30 lernantoj (Ili lernas jam la 10an lecionon!) Estis decidite: 1e ĉiumonate okazos ĉu perpraktika kunveno kun paroladeto en esp. ĉu propaganda kunveno por varbi esp.istojn en la popolamasoj; 2e en la gravaj publikaj mitingoj ni aranĝos broŝurvendadon kaj komisios k.don por tribune atenti la laboristaron pri esp; 3e cirkuleron oni sendos al ĉiuj lab. organizajoj atentigante ilin pri la graveco kaj la utileco de intern. lingvo por proletaro, por ke ili organizu specialan kunvenon kun parolado de esp.ta k.do, kiu klarigos nian movadon, por ke ili konsilu la lernon de esp. kaj por ke ili helpu nin; 4e informa bulteno estos eldonata per multobligilo kaj sendata al ĉiuj sindikatoj kaj lab. organizajoj. Tiu Bulteno enhavos nur tradukojn el artikoloj aperintaj en «Senn.» aŭ en aliaj antaŭenemaj esp. gazetoj kaj el dokumentoj faritaj de seriozaj k.doj. Tiel ni montros ke esp. utilas al laboristaro. La ĉefa decido estis jena: la grupo akceptas organizi la kongreson de Lab. Esp. Franclingva Federacio en 1925. La kongresontoj povas jam rilatiĝi kun k.do Marcel Roux, 90 rue Boileau, Lyon.

Ĉiulunde, kunveno por administraj aferoj kaj «Esperanta Kroniko». Sabaton 17an de januaro, monata kunveno. Multaj venu!

La sekretario: Marcel Roux.

Polio. Varsovio. Ĉe la profesia asocio de komerc- kaj kontoroficistoj (str. Zielna 25) fondiĝis rondo esp.a «Progreso». K.do Koss dum la inaŭgura kunveno faris paroladon pri «La profesia movado de l’intelekt-laboristoj kaj E.». Samtempe la rondo organizis kursojn sub gvido de k.do Bronstein. 20 p. 3. 1. komenciĝos kurso de k.do Koss.» Glos Pracowniczy» (Katowice) of. org. de supra profunuiĝo malfermis konstantan esp. fakon.

Br.

Sovetio. Leningrado. Esp. rondoj funkcias ĉe Domo de Proletaria Kulturo, Klubo de Leningrada Milico, Lgr. Gubernia Laborfako kaj Domo de Medicina Laboranto. Ĉiuj gvidantoj de rondoj, krom la lasta, estas pagataj. Lekcioj pri esp. okazis lastatempe en Klubo de Baltaj Maristoj (ĉirkaŭ 450 pers.) kaj Gub. Laborfako.

G. T.

Leningrada Societo de Esperantistoj-Blinduloj «Amikaro» (adreso: Pesoĉnaja ul. 39) eldonis per brajla reliefa skribo la plenan esp. lernolibron de Devjatnin, por rusoj-blinduloj. La lernolibro enhavas 67 ambaŭflanke presitajn foliojn grandformatajn.

Ĵlobin. Centro de nia laboro estas fervojlaborista klubo je nomo «Oktobra Revolucio». 7. 12. k.do Miĥajlov faris raporton pri esp. k. ĝia signifo por homaro kaj lab. movado. Ĉeestis pli ol 200 p. Multaj deziras lerni. Kursoj estas aranĝitaj. (4026).

Tver. 14. 12. okazis ĝenerala kunveno de Tvera organizajo de SEU. Post prelego pri D.ro Zamenhof, pro datreveno, la kunveno aŭskultis raporton de k.do Varankin pri la okmonata agado de gub. kom. de SEU, kiu rezultigis bonajn sukcesojn ĉe multaj oficialaj institucioj. La loka gazeto «Tverskaja pravda» presigis dum 8½ monatoj 80 artikolojn pri esp. k. tradukojn de esp. plejparte el SR. kaj Senn. Oni ankaŭ organizis instituton de esp. korespondantoj, kiuj prilaboras artikolojn por loka gazeto kaj Senn. Multaj esp. ĉeloj kaj fakoj funkcias. SAT-grupo i. a. estas organizota.

Oficiala akcepto de esperanto

La partikongreso de «Germana socialdemokrata partio de Polio» en Bielsk (Bielitz), Pola Silezio, okazinta 7. kaj 8. dec. akceptis unuanime post raporto de la parlamenta deputito k.do Pankratz pri esp. k. ĝia signifo por la socialismo jenan rezolucion:

«Konsiderante la gravecon de facile ellernebla internacia neŭtrala lingvo kiel komprenilo por la intern. proletariaro, kiu ne povas okupiĝi pri longjara kaj multekosta studado de lingvoj — la IIa partikongreso de la Germ. Socialdemokrata Partio de Polio rekomendas al siaj membroj la studadon de lingvo esperanto, disvastiĝinta jam tra ĉiuj landoj kaj alvokas al la aliaj socialistaj partioj labori en la sama senco.»

Delegitoj de div. urboj petis tuj poste pri esp. instruado kaj organizado de esp. sekcioj socialistaj.

En Bydgoszcz (Bromberg) okazas dufoje ĉiusemajne esp. laborista kurso vizitata de 25 p.

Pola Esp. Servo Bydgoszcz.

Metodoj por utiligi esperanton

Ĉiuj kredeble scias, ke la rusaj gazetoj diferencas de la kapitalistaj precipe pro sia masa karaktero, ĝuste pro tio ke ili estas efektive laboristaj gazetoj, ke ilin partoprenas ne sole specialistoj-ĵurnalistoj, sed ankaŭ mem laboristoj — t. n. laboristaj korespondantoj (rabkor.).

Do Tvera SEU-organizajo kreis novan specon de lab. korespondanto — esperkor’on — esperantan korespondanton. Tiu ĉi «esperkoro» devas skribi pri vivo de esp. ĉelo ĉe sia fabriko por div. rusaj kaj esp. gazetoj, skribi tradukojn el Senn. kaj tradukojn de eksterlandaj leteroj por sovetaj gazetoj kaj murgazetoj ĉe sia entrepreno, kaj skribi pri laboro de rusa laboristo por Senn. «Esperkoro» devas esti vera intern. lab. korespondanto. Ŝajnas al ni, ke «Sennaciulo» multe gajnus per tio, ke la gvidorganoj proponus cirkulere al ĉiuj SAT-grupoj, elekti specialan «esperkoron».

V. Varankin.

Baloto pri nova Direkta Komitato

3a listo de Kandidatoj kiel ordinara D. K.-ano:

por la 5a sektoro: K.do Petersen, Hans, Moselstr. 18, Köln a. Rh.

„ „ 6a „ K.do Muribo, Martin, Bekkelagshögda, Kristiania.

„ „ 14a „ K.do Fukuta, Kunitaro, Kyodo Kasai Hoken Kaisha, Umedashinmichi, Osaka.

(La distanco inter Osaka kaj Paris kaŭzas tion, ke ĝis nun ni ne ricevis respondon de K.do Fukuta pri lia kandidateco al la nova D. K.; tamen ni enlistigas lian nomon, ĉar liaj lastaj leteroj permesas la certecon ke li bonvole daŭrigos sian oficon de D. K.-ano.)

Ohe! Satanoj!! Kiuj aspiras al ofico de D. K.-ano? — Informu nin senprokraste. Faru tion, ke ĉiu SAT-sektoro havu reprezentanton en la Direkta Komitato.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 7

La legantaro pri «Sennaciulo»

«Pri formo kaj enhavo de S. mi estas tre kontenta. Kiel tre legindaj mi precipe ŝatas la ĉefartikolojn. La kapo de S. tute ne plaĉas al mi, la titolo estas bona, sed la cetero ne efikas bone . . .»

Friedr. Mayer, Mülheim-Ruhr.

«La formo por semajna presajo estas sufiĉe bona kaj oportuna. La enhavo estas por mi plejparte ne interesa. Plejmulto da artikoloj apartenas al miaj samlandanoj, estas tradukoj el rusaj gazetoj. Certe, mi komprenas, ke la sama enhavo povas esti tre interesa por laboristoj de aliaj landoj. Mi opinias tute malnecesa la fakon «Recenzejo» . . .»

V. Ivanov, Gomel.

«Mi estas kontenta pri formo kaj eksterajo. Nenion mi trovas neleginda.»

Marko Uccelli, Milano.

«Pri formo kaj eksterajo mi estas kontenta. Nenio estas superflua el la enhavo.»

Alois Fink, Tamsweg.

«Tre plaĉas al mi formato kaj enhavo de S. Kun plej granda intereso mi legas art. pri laborista vivo kaj ankaŭ «Dek jarojn en P.» . . .»

J. Tambak, Kohila, Estonio.

«Pri la formo mi estas kontenta, sed ne pri la surskribo . . Kun plej granda intereso mi legas la «kronikon» . . .»

F. Bauer, Gablonz.

«Pri formo kaj eksterajo mi estas preskaŭ kontenta. Nur super la titolo mankas la ĝenerala frazo: Proletarioj el ĉiuj landoj unuiĝu! . . . Superflua mi opinias: Idealo en revolucio (longa kaj neinteresa), Soveta respubliko kiel polit. formo de prol. dikt., La Kavaliroj de Verda Stelo, Promenoj kaj promenetoj . . . estas ie tro akraj.»

J. Dagys, Birzai, Lit.

«Pri S. mi estas tre kontenta; ĝi estas mia ĉiusemajna interligilo kun tutmonda proletaro. K.don Roth mi kontraŭas. Ĉu la kliŝo faras gazeton? mi pensas ke ne. La enhavo estas la ĉefa.»

Ludwig, Dörfel.

«Formo kaj eksterajo estas kontentigaj. Ĉio estas samgrade interesa, krom polemikoj pri ŝakludo, filatelio kaj aliaj ne pure proletaj distriĝoj.»

E. Cuillerdier, Rouen.

KORESPONDEJO

Prez. de S.E.U. (Moskvo). La fakto, ke la XVIIa esp. kongreso okazos en Svisio neniel ĝenas la SAT-anojn, ĉar ili ne kutimas partopreni la burĝajn esp. kongresojn. Sekve, via protesto kontraŭ la okazigo de la t. n. neŭtrala universala kongreso esp. en Svisio neniel povas interesi nian legantaron.

E. L.

Al lingvo-diskutemuloj. Lastatempe ni amase ricevis lingvajn proponojn k. studojn. Kvankam ili plejparte estas tute diskutindaj, ni tute ne povas grandskale trakti tiujn temojn en nia gazeto. Ni rekomendas la koncernulojn, sin turni en tiaj aferoj al kdo. M. Krjukov laŭ la alvoko en no. 14 sub «Lingvaj studoj», kiu prilaboros la lingvan fakon de nia gazeto. Ĉi-okaze ni deziras konigi al niaj kunlaborantoj, ke ni, lojalaj al la decido de nia lasta kongreso, en kiu tre konvinke estas pledita pri la lingvo en niaj gazetoj, — ne konsentos en S. la uzon de la formoj «ante, anke» k. s.

Red.

300. Via artikolo aperos baldaŭ. —

N. B.

RECENZEJO

Gazetoj.

Represis artikolojn. Drapeau Rouge, Bruxelles, 16. 12., Nuna stato de sveda lab. (S. 8). Le Libertaire, Paris, N.o 363, Ekonomiaj informoj pri Rusio (S. 3).

Enpresis notojn kaj div. art.: News Service, Berlin (Fritz Kater), porgazetara servo n.o 1 (15. 11.), tute en esp. Il Sindacate Rosso, Milano, n.o 41 (13. 12.). Le Cri des Jeunes, St. Etienne 1. 11. Technische Union, Wien, 14. 12.

Eĉ la ofero de l’ vivo povas esti, iaokaze, iu ekspansio de l’ vivo, fariĝinta sufiĉe intensa por preferi sekundon da noblega ekzaltiĝo ol jarojn da vulgara vivado.

M. Guyau

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

E. Rebrik

Jam kelkajn jarojn en Gilan organiziĝis revolucia komitato kun nacia programo tre malproksima de socialismo entute, tiom pli de komunismo. Nomo de tiu ĉi organizajo estis «djengeli»¹) t. e. arbara, ĉar ĉefo kaj anoj loĝis kaj efikis en gilanaj virgaj arbaroj. Ĉefo de tiu ĉi revolucia unuiĝo estis Kuĉik-han²); kaj liaj amikoj — helpantoj: Ehsanulla-han, doktoro Hiŝmet, Halu-Kurban formis la centran komitaton de «djengeli».

Unua kaj ĉefa problemo en programo de «djengeli» estis nacia liberigo de Iran kaj poste batalo kontraŭ feudala regnordo. Unuafoje «djengeli» ekprovis siajn fortojn kontraŭ rusaj kozakoj, kiuj en tempo de mondmilito eniris Persion. Tamen la fortoj de «djengeli» estis tiam ankoraŭ tre malgrandaj, kaj certe ili ne povis sukcese batali kontraŭ rusa armeo.

En komenco de jaro 1918 rusa armeo jam tute sendiscipline forlasis Persion. Municio, pafilaro, aŭtomobiloj kaj alia milita ajaro estis forlasita aŭ vendita de soldatoj mem kaj plej granda parto de artilerio kaj obusoj transiris en manojn de Kuĉik-Hano.

En tiu ĉi tempo vivaj fortoj de Kuĉik-Hano jam plifortiĝis kun helpo de rusaj revoluciaj organizajoj en Persio. Ekzemple milit-revolucia komitato en Enzeli ĉiam havis ligilon kun stabejo de Kuĉik-Hano kaj multe lin helpis.

Mi jam antaŭe diris, ke kvankam Persio ne partoprenis mondmiliton, sed ĝi vidis sur sia teritorio diversnaciajn armeojn. Tiel ankaŭ okazis en Gilano. Post foriro de rusarmeo el Persio ĝian lokon okupis anglaj kaj koloraj hindaj taĉmentoj alvenintaj el Mezopotamio. Por naciista Kuĉik-Hano angloj estis samaj malamikoj, kiel rusoj kaj certe li daŭrigis sian batalon kontraŭ ili. En tiu ĉi tempo persa registaro ankaŭ komprenis danĝeron, kiun prezentas en sia persono Kuĉik-Hano kaj sendis siajn kozakojn sub ĉefkomandado de rusaj oficiroj-instruktoroj. Jaroj 1918 kaj 1919 pasas en tiu ĉi batalado inter «djengeli» je unu flanko kaj ŝahkozakoj kune kun angloj je alia. Fortoj estis neegalaj, sed kelkfoje Kuĉik-Hano sukcesis forpeli siajn rivalojn el Reŝt kaj Enzeli, kie estis starigataj liaj komisaroj.

Tamen batalado kontraŭ organizitaj fortoj de ŝaha registaro kaj angloj treege malfortigis Kuĉik-Hanon kaj en komenco de 1920 li jam estis preta ekpaciĝi kun registaro, kiam ventega ondo de rusa revolucia movado alruliĝis ĝis bordoj de Persio kaj en persono de bolŝevikoj Kuĉik-Hano trovis por si helpilon.

Jen kia estis ĉefa preteksto por bolŝevika okupado de Enzel, kaj Reŝt: — doni subtenon al persa revolucia movado, kies gvidanto estis Kuĉik-Hano kaj, povas esti, sub formo de tiu ĉi helpo enkonduki Persion komunisman reĝimon kaj socialan revolucion. Mi jam diris en 6a ĉapitro ke ankoraŭ ne venis tempo por sociala revolucio en Persio. Irano sklavigita de «mudjtehidoj», «ahundoj», kaj «mollaoj»¹) atendas sian Lutheron kaj reformacion. Post kelkaj monatoj tion, ŝajnas, komprenis estroj kaj ĉefoj de bolŝevikoj; ili komprenis, ke en Persio, kie ekzistas nek granda fabrikaja industrio nek granda agrikulturo, kie nomada loĝantaro okupas grandegan teritorion, en Persio, mi ripetas, ne ekzistas, eĉ oni ne konas ankoraŭ tian klasan disdividon kiel en Eŭropo, kaj komunisma percepto estas ankoraŭ tute fremda al perso.

Post okupado de Gilan, utiligante konfuzon de registaro, Kuĉik-Hano kaj liaj helpantoj trovis utila sin liberigi de kelkaj kozakaj taĉmentoj, kiuj restis ankoraŭ en Gilan. Unu tagon kozakaj kazernoj en Reŝt estis ĉirkaŭitaj de rusaj ŝipanoj, kaj al kozakoj estis donita ultimato: kapitulaci, transdoni batalilaron kaj eniri servon ĉe Kuĉik-Hano. Kozakoj rifuzis kaj faris kontraŭstaron, sed post ne longa batalo ili estis venkitaj de pli grandnombra rivalo kaj kapitulacis. Plej granda parto eniris poste ruĝarmeon.

Poste venis vico de kontribucioj kaj konfiskoj ĉe burĝaro. Sed tiu ĉi intenco elvokis proteston je flanko de Kuĉik-Hano kaj kelkaj liaj moderaj amikoj. Iom post iom Kuĉik-Hano komencis kompreni, ke lia nacia programo tute diferencas de ideoj kaj taktiko de komunismo. Sed ne dezirante disŝiri rilatojn kun komunistoj li cedis kaj faris kelkfoje kompromisojn. Anstataŭ ĝenerala konfiskado li konsentis postuli kontribucion nur ĉe la plej riĉaj komercistoj de Reŝt kaj Enzeli. Cetere li mem bezonis monon por provizumo de sia armeo, kaj kontribucio donis al li rimedon ĝin trovi.

(Daŭrigota)

¹) komparu anglan: «jungle» (esp. ĝangalo). ²) laŭvorte: malgranda hano.

¹) mahometanaj spiritpastroj.

— pàgina 8 —

8 — SENNACIULO

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe

Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-Stött. poŝtĉeka n.ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Municio por SAT kaj ĝiaj organoj

Aŭstrio: K.dino Berger-Wien, 50000 kr. Ĉekoslovakio: Ludwig-Dörfel, 5 kr. ĉ.; Kantor-Karvina, 10 kr. ĉ. Francio: Dechambre-Clermont, 5 fr.; 1370 — 20 fr.; Ulo, Paris, 2 fr.; Delacroix-Paris, 10 fr.; Salan-Nîmes, 5 fr.; Kristafor-Buire, 3 fr.; Nicolle-Semur, 3 fr. Germanio: Riese-Leipzig 0,70 mk. Holando: Verschoof-Hoek, 5 hfl. Jugoslavio: Nikŝiĉ, Mlaĉ, Takaĉ, Magiĉ, Jankoviĉ, po 10 din. (ĉiuj en Zagreb). Portugalio: Pinheiro-Porto, 4 esk. Sovet-Unio: Savĉin-Pokrovsko, 1 rbl.; Nedzelski, Kremenĉug, 0,25 r.; Maslenko-Brjansk, 0,50 r.; Usolcev, Trofimov, Faddev-Ĉita, po 0,70 r. Svedio: Johansson-Eksjö, 1,70 kr. sv. Usono: Marchevsky-Detroit, 1,20 dol.; Kerr-Denver, 1,79 gmk.

ELDONA FAKO

Multaj gravaj sciigoj de nia fako: La unuaj akcioj de nia kooperativo cirkulas jam en la mondo! Diversaj bonvoluloj, fervoraj, helpemaj k.doj donis sian libervolan kotizon, por helpi nian entreprenon. Efektive ja la akciuloj havas sufiĉajn oportunajojn per akiro de niaj biletoj. Niaj akcioj ne estas influataj de kurzfalo, ili ĉiam valoras kontantan monon interrilate kun SAT-administracio. Viajn librojn, viajn kotizojn, viajn abonojn, viajn insignojn vi povas ĉiutempe pagi per la simplaj malpezaj paperetoj perletere sendataj. Se vi havas ian ŝparajon, ne metu ĝin je servo de iu kapitalista ŝparkaso! Ankaŭ nia kooperativo garantias al vi rentumiĝon validan tuj kiam vi posedas unu jaron vian akcion. Se vi fariĝos senlabora iutempe kaj vi posedas niajn akciojn, jen — vi ne bezonas timi interrompon de membreco aŭ abonoj, pagante vian ŝuldon per la akcio! Do — provizu vin je nia SAT-mono! Al ni vi tiamaniere ebligas pli viglan libro-eldonadon!

Ĵus aperis la unua verketo de la fako „Moderna Scienco» kun titolo «El la mondbildo de l’nova fiziko» (legu detalojn en la anonco de ĉi-numero). — Kaj nun? Multaj k.doj atendas novajn kaj novajn librojn magie elsorĉotajn de la eldonejo. Jes, la abundo de manuskriptoj atendantaj ĉe ni, pravigus ilian esperon. Se nia aparato financa funkcios bone, vi certe vidus ilin presitaj, almarŝantaj sur la mondtribunon: la duan parton de nia legolibro «Ni Legu», kies unua trovis tiom da amikoj en la mondo, la plej novan verkon de U. Sinclair, ankoraŭ ne aperintan entute en libroformo, kies tradukon urĝe prizorgas k.do Fröding en Rockford: «Mamonarto», kiun ni tre volonte prezentus tute freŝe al niaj k.doj. Krome ni sciigu (por ke ne aliaj faru la saman tradukon), ke k.do n.o 3712 estas tradukonta el angla la libron «Skizo de Ekonomia Geografio». K.do Behrendt-Essen tradukas el germana la rakonton de Franz Jung: Arbeitsfriede (laborpaco). K.do Gringauz-Bern (adreso: «hauptpostlagernd. Bern-Svisio») preparas libron pri la vivo kaj scienca estiĝo de la 1919 mortinta rusa ekonomisto M. J. Tugan-Baranowsky kaj petas ĉiujn k.dojn, precipe la rusajn kaj germanajn, sciigi al li pri ĉiaj gazetaj kaj ĵurnalaj artikoloj, aperintaj post 1914 en rusa aŭ germ. lingvo pritraktantaj Tugan-Baranowsky. Nun ni direktas ankoraŭ specialan vokon

Al la anarkistoj!

Ni posedas bonegan manuskripton de verko — ĝis nun ne-eldonita nacilingve — de P. Kropotkin: «La Etiko», kiun ni tre deziras eldoni. Sed la eldonado de ĉ. 210 paĝa libro kostas nun ĉ. 1200 markojn kaj ni nur disponas pri ĉ. 250 mk. g. (disponigo de SAT-kaso plus fr. fr. 314 + 50 din. serb. kolektitaj de anarkistaj k.doj por tiu speciala eldono). Sekve necesas, ke la k.doj (ĉu anarkistaj, ĉu sindikatistaj, ĉu komunistaj — ja tiu verko povas interesi ĉiujn) kolektu monon por kiel eble plej baldaŭ ebligi la eldonon de tiu grava kaj koninda verko.

Eldona Fako Kooperativa de SAT.

Atentu komunikon de E. K. sur paĝo 6

[REKLAMO p.8] Ĵus aperas januara kajero de SENNACIECA REVUO. Monata organo de S.A.T. Literaturo – Scienco – Pedagogio. EL LA ENHAVO: MAX DORTU: Noktlaboro. Vers. Trad. G. k. J. Schlittmann. — A. VASILJEV: Venĝantulino. Trad. A. Levandovski. — P. KROPOTKIN: Ankaŭ ili estis por anarkio. Trad. 1632. — L. IVN: La ponto. — N. BARTHELMESS: Mano via, cerbo mia… Vers. — SEB. FAURE: La revolucio eksplodas! Trad. Moreno. — N. KRASSOVSKI: Knut Hamsun (2). — ROSA LUXEMBURG: Resumo de la Marx’a Kapitalo (3). Trad. L. Revo. — G. PIETSCH: Impresoj de la fervojteknika ekspozicio. — J. ZILBERFARB: Sur la vojo al scienca edukado (2). JARABONO: Argentinio 3 pesos; Aŭstrio 35000 kr.; Belgio 12 fr.; Brazilo 6 milr.; Britio 60 penc.; Bulgario 80 lev.; Ĉekoslovakio 25 kr.; Danio 5 kr.; Estonio 250 mk.; Finnlando 30 mk.; Francio 10 fr. fr.; Germanio 2,50 mk. or.; Hispanio 6 peset.; Hungario 2,50 kr. or.; Italio 12 lir.; Japanio 2 jen.; Jugoslavio 50 din.; Latvio 3,50 lat.; Litovio 5 lid.; Nederlando 3 guld.; Norvegio 7 kr.; Polio 2,50 zlot.; Portugalio 15 esk.; Rumanio 120 lej.; Rusio 1,25 rubl.; Svedio 3 kr.; Svisio 5 fr.; Usono 1,50 dol. ADMINISTRACIO DE S.A.T.

[REKLAMO p.8] ESPERANTIO (ornama titolo per konturaj literoj) — monata 16-paĝa enhavriĉa kaj bonege ilustrita esper. revuo por socia kaj arta vivo, literaturo, scienco, sporto, filatelio, humoro ktp. — 10 numeroj kostas 4.— ormk., 5.— sv. fr., 1 dol. aŭ egalvaloro. — P. Hitrov, Berlin-Charlottenburg 2, Fach 18.

[REKLAMO p.8] Tute aktuala! SCIENCA-TEKNIKA VERKO APERIS ĈE S.A.T. D.ro Reiche: El la mondbildo de l’ nova fiziko. 1. Modernaj konsideroj pri energio kaj radiado. 2. La elektra strukturo de l’ materio. Trad. Herbert Muravkin. Tute populara priskribo de gravaj modernaj problemoj. 52 paĝoj. Kutima formato. Prezo por bonval. landoj: 0,80 sv. fr., por malbonvalutaj landoj: 0.40 mk. — SAT-anoj havas la kutiman rabaton. Administracio de S.A.T.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 16, 15 de gener de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N.ro 16 — APERAS SEMAJNE — 15. Januaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO — SENNACIULO

Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj

A. Kantoroviĉ

I

Nuntempa Ĉinio kun siaj grandegaj naturaj riĉaĵoj estas unu el la plej altvaloraj premioj de tutmonda konkurado de imperiismaj potencoj — la kampo, kie tiu ĉi konkurado estas speciale akra. La civitana milito en Ĉinio, samkiel ankaŭ en kelkaj sudamerikaj ŝtatoj, estas nur unu el formoj aŭ rimedoj de tiaspeca konkurado. Eĉ pli, kaŭze de sia geografia situacio kaj de siaj krudaĵaj kaj nutraĵaj provizoj, Ĉinio iĝas senpera kaj ĉefa centro de tiu grandega lukto, kiu rezultas el specialaj cirkonstancoj sur pacifika Oceano kaj ĝiaj bordoj.

La cirkonstancoj kunmetiĝas el tri fundamentaj momentoj: 1) senbrida aspirado de Japanio al demografia, ekonomia kaj politika ekspansio, al kreo de potenca imperio kun vastaj kontinentaj kaj insulaj posedaĵoj, kie maldensigita japana loĝantaro estus aperinta kiel superreganta klaso; 2) same decidema kontraŭago de Ameriko, kiu havas siajn planojn koncerne ambaŭ pacifikoceanajn bordojn kaj taksas la japanan ekspansion, kiel senperan minacon por si; 3) kaŭzata per tio pli-malpli neevitebla malkaŝa japan-amerika konflikto.

II

Ke Japanio estas la plej grava kaj agresiva el alilandaj faktoroj de l’nuntempa ĉinia efektiveco, pri tio oni ne povas havi eĉ plej malgrandan dubon. Sed ankaŭ inverse — Ĉinio prezentas por Japanio la objekton de tute eksterordinara eksterpolitika kaj ekonomia intereso.

La ekonomia flanko de japana interesemo je Ĉinio estas ligita kun bezonoj de Japanio en krudaĵoj, nutraĵoj kaj merkatoj por ĝiaj faritaĵoj kaj kun sentata de Japanio insista neceso plilarĝigi la bazon de sia kapitalisma disvolviĝo. En ĉiuj-ĉi rilatoj Ĉinio, situita geografie tiel proksime de Japanio, riĉa per provizoj, tute ne plene ankoraŭ eluzitaj kaj posedanta grandegan potencialan sorbkapablon de l’merkato, devas prezenti por Japanio tute eksterordinaran signifon.

Japanio celas subigi al si la tutan ekonomian vivon de Ĉinio sklavigante ĝin por si kaj iom-post-iom forigante de tie eŭropan kaj amerikan kapitalon.

Tiuj ĉi lastaj problemoj postulas certe politikajn metodojn. Kaj efektive, Ĉinio servas kiel objekto de maksimuma aktiveco de japana ekstera politiko kaj strategio. Nuntempe, kiel notas «Japan Cronicle» (14. oktobro), japana strategio ĝenerale distingiĝas per sia lukto pro Ĉinio kaj formuliĝas jene: 1) subteno de siaj armitaj fortoj sur tia nivelo, ke ili povu malhelpi al ajna kombinaĵo de potencoj, kiu estus provinta per militista forto solvi ĉiniajn problemojn kontraŭ interesoj kaj agoj japanaj en Ĉinio; 2) garantiigo de komunikado kun Norda Ĉinio en la okazo de milito kun ajna kombinaĵo de potencoj — celante subtenadon de kunligoj kun la fontoj de krudaĵoj kaj nutraĵoj en Manĝurio kaj Mongolio.

Tiamaniere Ĉinio fariĝas la ĉefa nodo de eksterpolitikaj, eksterekonomiaj kaj eĉ de pure-militaj interesoj de Japanio. La tuta ekstremorienta historio de la lastaj jaroj estas la historio de japana ofensivo en Ĉinion.

La celoj de japana imperiismo en Ĉinio nuntempe estas duspecaj. Antaŭ ĉio Japanio aspiras al iom-post-ioma alkutimigo kaj fincele al la rekta anekso de plej gravaj por ĝi vastaj terspacoj de Nord-Orienta Ĉinio — Manĝurio kaj Mongolio, kie ĝi jam estis sukcesinta firme fondiĝi. Fervojoj, industrio, komerco kaj eĉ moncirkulado estas en la manoj de japanoj. Japanoj ĝuas tie ĉi eksterordinaran politikan influon kaj specialajn jurajn privilegiojn. Plua plifirmiĝo sur tiuj ĉi pozicioj estas la nacia programo — minimumo de japana politiko, kiun povas rifuzi ne unu el alternantaj japanaj registaroj.

Sed post la programo-minimumo staras ankaŭ la programo-maksimumo, enhavanta la ideon pri aliformigo de tuta Ĉinio en postfronton de japana metropolo, kio starigos Japanion en la unuan vicon de tutmondaj imperiismaj potencoj kaj ĉiaokaze alportas al ĝi superregadon sur Pacifika Oceano. «Azio por azianoj sub direkto de Japanio» — jen la devizo de tiu ĉi politiko. Por sia sukceso ĝi postulas subteni Ĉinion en la stato de kolonia malforteco kaj forigi el ĝi alian, krom japana, alilandan kapitalon. Super tiu ĉi problemo agresiva japana imperiismo senlace laboras, eluzante Manĝurion kaj internan Mongolion kiel militejon kaj enirante aŭ forirante de tie laŭ cirkonstancoj.

III

Estas nature, ke tiu ĉi agresiveco de japana politiko devis renkonti akran kontraŭstaron antaŭ ĉio flanke de la plej granda oceana ŝtato — Ameriko, al kiu senpere minacas plifortiĝo de japana potenco kaj kiu krome riskas perdi sian ĉinian merkaton kaj plie — flanke de Anglio, kies komercaj pozicioj en Ĉinio troviĝas en danĝero. Ameriko kun pli granda, Anglio kun multe malplia aktiveco starigas,

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

kiel fundamentan celon de sia ĉinia politiko haltigon de Japanio de plua antaŭenirado kaj laŭeble — ĝian forpuŝon returnen. (Kiel ilo de tiu ĉi politiko aperas la principo de «malfermitaj pordoj» kontraŭe al la defendata de Japanio principo — de specialaj interesoj kaj de influ-sferoj.) De tie ĉi — la akreco de la lukto sur la ĉina teritorio — de la lukto, kiu haltiĝas nur en la momentoj, kiam Ĉinio estas penanta leviĝi sur piedojn kaj kiam kontraŭ ĝi renoviĝas la unueca fronto de imperiistoj.

Konforme al la postuloj de sia politiko, Japanio jam antaŭlonge subigis al sia nura influo manĝurian registaron — kun Ĉjan-Czo-Lin [?] ĝi estigis «nedisŝireblan kunligon» (laŭ esprimo de «Osaka Majniĉi» — 6. oktobro). Sed ne kontentiĝante per tio, Japanio aspiras, iufoje sukcese, ankaŭ kontrolon super la centra registaro. Tamen lastatempe, post Vaŝingtono, post falo de «anjfuana» partio, kiu konsistis el japanaj dungitoj kaj favoritoj, post la tertremo, kiu treege malfortigis la landon, — Japanio sur ĉina teritorio estis devigita sin defendi. De alia flanko, Ameriko estis sukcesinta organizi pli-malpli unuecan fronton kun Anglio kaj per tio pli embarasi la situacion de l’malamiko. Plue Ameriko plifortigis sian specialan influon sur ĉjilian bandon, t. e. sur pekinan registaron. Japanio, nature, estis reveninta al sia tradicia politiko — al subteno de la landekstremaĵo kontraŭ la centro. Nome ĝi estis unuiginta ĉiujn nekontentajn elementojn kaj estis fondinta la minacantan kontraŭ-ĉjilian koalicion.

(Finota) Trad. S. Ŝabarin.

Nova Prezidanto en Meksiko

Kvankam neniam membro de Socialista Partio, laŭ sia propra aserto, S.ro Calles estis ĉiam socialisto kaj amiko de laboristaro. Li estas ekonomie sendependa, preskaŭ riĉa, kaj devenas de la peona¹) klaso, el kiuj grandnombro liberiĝis pro multaj revolucioj. La plej grava el tiuj estis en 1910 kontraŭ regado de Diaz, kiu reprezentadis la profitinteresojn de feŭdala aristokrataro meksika kaj de eksterlandaj koncesianoj. La grandaj bienposedantoj estis kaj ankoraŭ estas tre riĉaj kaj donas okupon al grandaj masoj da peonoj, kies salajroj estas 10—20 cendojn potage; tiuj peonoj ne povas libere forlasi siajn laborojn ĉar ili ĉiam ŝuldas iun sumon al siaj mastroj.

Madera, kiu balote kaj milite venkis Diaz, estis negocisto kaj reprezentadis la ekstarantan burĝan klason meksikan kaj la usonajn olefont-posedantojn. La plej riĉa el tiuj estas Doheny, fifamiĝinta dum la lastjara oleskandalo. Madera, tamen, estis murdigita de Huerta, kiu iĝis prezidanto kaj kiu favoris anglajn koncesianojn. La tiama usona prezidanto Wilson, kiel ĉiam la estetikulo, estis tiel spiritfrapita ke li ne akceptis la registaron de Huerta, okaze la usonaj kapitalistoj subtenadis Carranza kiu 1913 forpelis Huerta.

La batalantaj grupoj proletaj de Zapatta kaj Villa, kvankam ne povantaj forigi kapitalistan ekspluatadon, plibonigis la sorton de mizerularo kaj enmetis armilojn en iliajn manojn; tiamaniere eknaskiĝis memcerteco de homegaleco en la animoj de la hieraŭaj servutuloj. Kiel diras D.ro Scott Nearing²), kiu ĵus revenis de Meksiko, «ĉiu malriĉulo aĉetas por si per sia ŝparita mono unue 44-kalibran revolveron kaj se li ankoraŭ havas monon li ankaŭ aĉetas por si pantalonon».

Laboristaro en la juna industrivivo meksika, kiel ĉiam, fartas pli bone ol dum sia kampar-feŭda vivo; ili organiziĝas spontane kaj senorde, kotizoj estas preskaŭ nekonataj kaj oficistoj ne estas pagataj. La registaro tre afable disdonas poziciojn al ĉiuj kompetentaj laborist-gvidantoj kaj tiamaniere malradikaligas la kompetentulojn. Sed la amaso, kiu ankoraŭ vivas sub la aŭreolo de 1910—20 revolucio, ĉiam naskas novajn revolucifortojn, kaj tio klarigas la efikecon de tiea Kom. Partio.

Koncize, la situacio estas tia: Oleo fariĝis unu el la plej necesaj produktaĵoj en la mondo. En la Tampika distrikto Doheny kaj aliaj posedas multegajn fontojn; iuj el tiuj fontoj elŝprucigas po 220000 barelojn potage. (Antaŭ nelonge Doheny donis kiel subaĉeto 100000 $ ĉekon kaj por 650000 $ oleovalorrajton al meksika oficisto en hotelo Waldorf-Astoria, Nov-Jorko). Nu, Usono aŭ usonaj kapitalistoj (kio estas la sama), procentenmetis 4 bilionojn da dolaroj en Meksiko, kio jam igas tiun landon ekonomie usona, kvankam politike ĝi ankoraŭ estas meksika.

Ĉe manĝfesto kiu estis aranĝita de Nov-Jorkaj bankistoj por honori Calles li promesis gardi la interesojn de usona kapitalo kaj al meksika kampar- kaj laborul-popolo li promesis ke li laboros por ilia profito.

Li proponas, kiel oni diras ĉi tie, rajdi sur du ĉevaloj. Se li estos fidela al meksika malriĉularo, li povos fariĝi martiro kaj samtempe la lasta prezidanto de tiu lando, alie li aliĝos la jam multnombran vicon de Scheidemann, Hillquit, Makdonald kaj kompanio.

Georgo Saville.

¹) Meksika servutulo.

²) Doktoro Scott Nearing estis profesoro en pensilvania universitato kaj estis eksigita pro sia vereca interpreto de Politika Ekonomio; dum la milito kontraŭ li estis procesite kiel kontraŭmilitemulo pro liaj asertoj en sia libro.

Pri Meksiklando

Ĉi-okaze ni aldonas por kompletigo jenan skizon eltiritan el «Arguso», kaj. nov./dec. 1924:

Komparante la meksikan historion kun, ekzemple, tiu de Usono, oni facile komprenos la kialon de la grandega diferenco inter iliaj nunaj popoloj kaj problemoj.

Al Usono alvenis ne nur militistoj kaj aventuremuloj sed ankaŭ multaj konvenaj migrantoj anglaj, holandaj, francaj, plej parte honora anaro forkurante de politikaj aŭ religiaj eŭropaj malfacilaĵoj por serĉi trankvilecon kaj pacon.

Meksiklandon alvenis per ĉiu ŝipo multaj senkonsciaj aventuristoj, inter ili ĉiuspecaj perfiduloj al kiuj estis neeble restadi en sia patrujo. Venis pastroj por konverti idolanaron al kristanismo, kaj post ĉi tiuj lastaj, multaj aliaj por fondi monaĥejojn.

La ĉefaj estroj foje kunportadis familion, kiu nur restadis dum kelke da tempo, reirante Hispanion tiel baldaŭ kiel la viroj forlasis la postenojn, jam riĉiĝintaj.

Kompreneble, la aventuristoj klopodis riĉegiĝi je ia ajn maniero; aldone, la monaĥoj nenion produktadis, dume, la enlanduloj devis labori por subteni ĉiujn.

La sankta inkvizicio branĉiĝis en Nova Hispanio starigante la neprajn «Autos de Fe».¹)

Plendoj pri mistrakto iĝis tiel oftaj, ke oni leĝdonis kvazaŭ protektante la brunajn enlandulojn, sed tiuj leĝoj taŭgis nur por ilin konsideri kiel infanoj aŭ bestoj.

Poste, oni enportis sklavajn negrojn por iom mildigi la sorton de indiĝenoj.

Du jarcentoj post la konkiro, jam estis centmiloj da kreoloj-hispanidoj, mestizoj kaj mulatoj-nigrindiĝenidoj, — krom la senfina alfluo de hispanianoj.

Sed la registarajn postenojn havis nur la lastaj, la blankuloj naskitaj en la lando kaj la mestizoj, kvankam blankuloj, estis subpremitaj same kiel la indiĝenoj.

Resume: la nuraj mastroj estis la blankuloj naskitaj en Hispanio; ne gravis kiel mallertaj aŭ malkleraj ili estis.

Pro ĉio-ĉi kreskadis la malamo kontraŭ la «gachupin», vorto eble alportita de hispanoj mem, signifante aventuristo, kiu en buŝo de la enlandularo kaj kreolaro iĝis malŝata, malama signo.

En provinco Yucatan, dum la jaro 1761, Ĥacinto Kanek, «maya» indiĝeno, ekribelis kontraŭ hispanoj. Post persekutado fine lia armeeto estis venkita, kaj oni kaptis lin. Oni lin

  1. Aŭtodafeo = brulmortigo de herezuloj. (Red.)

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

kondamnis kaj mortigis, sed kiamaniere! Unue, la registaraj soldatoj disŝiris lian karnon per fajropreniloj; poste fraprompis liajn ostojn kaj fine bruligis la restaĵojn. Belega, civiliza ago!

Oni taksas dekdu milionoj la nombron de meksikanoj mortigitaj de hispanoj dum ilia trijarcenta regado.

Soermus en Leipzig

En klasbatalo ĉiuj kaj ĉiaj rimedoj taŭgas al revoluciulo, por malutili kaj fine frakasi la kapitalistan kontraŭulon. Tiom pli tiaj rimedoj, kies posedo plena kaj perfekta metus la pezoforton nepre en la manojn de venkanta proletaro, noblaj artoj kaj sprita penso. Ja, ni bone konscias, ĉar ni sentas ĝin ĉiupaŝe, ke en kapitalistaj landoj la burĝaro havas la monopolon sur ĉiujn havaĵojn kaj sur la tutan produktadon, inkluzive la art- kaj spiritproduktadon. Kaj ĉia provo de memstara proleta spiritproduktado restos kriplaĵo ĝis kiam ekposedos proletaro la ekonomian monopolon, forpelinte kapitalistan rabistaron. Tamen estus granda eraro, voli rezigni pro tiu ekkono je ĉiuj edukaj provoj inter nia klasanaro, eraro, kiu plej akre venĝus sin en la momento, kiam revolucio eksplodos en sia plej matura punkto kaj sukcesos forpreni per unu bato al burĝoj tiujn privilegiojn, kiujn ili posedas depost jarcentoj.

Do per tiaj konsideroj ni SAT-anoj okupas nian lokon en klasbatala fronto, kune preparas novan socian konstruaĵon, metante teknikan ilon, la lingvon esperanto, je la servo de proletaro. Ni eĉ ja konscias, ke la sennacieca lingvo per si mem entenas econ revoluciigan. Do ni SAT-anoj plej bone ankaŭ povos juĝi pri la valoro distinga de revolucia muziko kiel ilo de klasbatalo, de klaseduko. Ekzistas ja muziko proleta, kiu vere kapablas unuigi nin en sento unueca, klaseca, kiu sennaciigas kiel la komuna lingvo, ĉar tia muziko estas altgrade komuna proleta lingvo. Certe, ne en ĉiu regiono oni samgrade kutimas muziki, vivi kun kantoj sur lipoj. Ne ĉie, — eble —, la laboristoj kutimas protesti kontraŭ siaj mizero kaj subpremo, eligante el raŭkaj gorĝoj verve la sonojn de revoluciaj kantoj. Ofte ja eĉ la blanka teroro malebligas la maskantadon. Sed tamen, — ĉie, ŝajnas, kie estas ebleco, la masoj kunvenintaj por senti sin kolektivo, esprimas kante, kion ili sentas, — almenaŭ per la «Internacio», kiu finas la kunvenojn, kvazaŭ konfeso, admono al fideleco por la afero. Ĉu en kazernoj, ĉu en juĝejoj, ĉu en karceroj, — mi ne scius lokon, kie ne estus jam eksonintaj la sonoj de revolucia indigno per kanto esprimitaj … Oni ne asertas tro multe, se oni atribuas al la kantoj pli altan povon kaj inspiron sur la homojn, ol al paroloj. Tial ĉi-okaze estas konvene, atentigi ree kaj ree pri la nova unika «Proletaria Kantaro», eldonita ĉe SAT, kiu entenas multajn ofte emociigajn kantojn de tutmonda batalanta proletaro.

  1. januaro la „ruĝa violonisto» Soermus, reveninte de Anglio, kie li de registaro estis devigita foriri 31. 12., ludis en Centra Teatro antaŭ multnombre venintaj proletoj de Leipzig. La Leipziga laboristaro jam pli ol unu fojon havis okazon, aŭskulti liajn koncertojn. Li do estis bone konata al ili. Tamen mi miris, ke tiom da laboristoj montris sian intereson por la ludo de tiu severa, por laikoj malfacile komprenebla muziko. Pro la disciplineco de la aŭskultantaro mi gajnis la impreson, ke la proletoj de Leipzig kutimas akcepti bonan muzikon. Eble la vigla kaj fama muzikvivo en Leipzig havas tian edukan influon sur la proletaran medion.

Kelkaj demandos, ĉu la proletaro tiras el sia laborgajno tiun plusan sumon, por viziti koncertojn. Ni formus al ni malĝustan imagon, se ni el la bonvizititeco de Soermus’a koncerto favore konkludus je la ekonomia situacio de la Leipziga proletaro. Ke multaj donis sian obolon, por aŭskulti la belegan ludon de kamarado, certe ne signifas, ke la vivkondiĉoj permesas al ili facilan elspezon de la sumo por muziko. Multaj ĉeestis, sur kies trajtoj estis skribita la mizero, sed ili venis, ĉar Soermus estas ilia amiko kaj kamarado, kiu alportis salutojn de la brita laboristaro.

Ne la programo, kiun li prezentis, per si mem povus entuziasmigi, sed la maniero, kiel li interpretas sian muzikon. Tiuj simplaj, mallertaj paroloj, kiuj enkondukas liajn prezentojn, kaj tiam la profunda esprimpleneco en la muzikaĵoj mem, kiu apogeas en la rusaj melodioj, en la laste prezentita Volga-kanto …

Kiel signon de internacia solidareco ni volis kolekti je lia instigo monerojn por la mizeraj infanetoj en Glasgo, kiujn dum vintro kaj pluvo pro nepago de lumono eljetis sur straton la kapitalista ekzekutivo. Ni volis, — sed ne povis — ĉar la polico malpermesis tiun simplan help-agon de laboristo al laboristo.

Tiel indigno regis en animoj, kiam ni disiĝis de la belaj, revigaj, esperigaj sonoj de mallume-luma muziko, kiu montris al ni tra larmaj araneaĵoj la aŭroron de belega libera estonto! Se nur ekŝvelus gigante tiu indigno en koroj ĝis neretenebleco sekvigante la venĝan juĝon de ĝis venko ekbatalantaj proletmasoj!

Nubo.

Priestontaj zorgoj

En unu el la ĉef-ĵurnaloj de l’ĉef-kapitalistoj, en unu el la ĉef-kapitalistaj landoj, iu militista sinjoro ploregas la fakton ke ne povas esti enlogataj en la armeon sufiĉe da spertaj metiistoj. Estas demandate: «Kial ne ekzistas rezervarmeo?» «Kiu respondecas al la nacio, ke rezervoj ne ekzistas?» Kaj la militista sinjoro respondas: „Pro tio ke la politika tumulto kvietiĝos por iom da tempo, estas dece prienketi tiun-ĉi gravan aferon». Daŭrigante, li diras: «Por kalkuli niajn bezonojn kaj niajn aktualajn rimedojn detale, tiu-ĉi estas tasko super la forto de neoficiala skribanto. La materialo ne estas havebla kaj estus bona politiko flanke de l’aŭtoritatuloj preni pli libere en sian konfidon la publikon pri tiu-ĉi demando de rezervarmea manko … Pro tio ke detaloj ne estas donitaj, oni povas supozi, ke niaj rimedoj pri mobilizo kaj provizado de postaj taĉmentoj estas tiom hontindaj, ke sekreteco estas konsiderata la plej bona politiko … (Sed) estas al ni sciigate, ke la preciza nombro da spertaj metiistoj bezonataj nuntempe por la Ekstra Rezervo estas 20639, kaj en tiu-ĉi estas enkalkulataj:» (sekvas detala listo pri 28 metioj, kiun ni ellasas pro spackonsidero). Sed la militista sinjoro lerte daŭrigas: «La rekrutado de spertaj metiistoj al tiaj taĉmentoj, spite la ekzistanta senokupeco, estas neniamaniere vigla.» Oni provis la enlogon de knaboj, sed malfacile akiris la bezonatan nombron «pro tio, ke la armea konsilantaro ne povis doni al la gepatroj ian ajn certigon, ke la instruado, kiun ricevus la filoj, estus rekonata ĉe la koncernaj metiunuiĝoj ĉe eksiĝo (elarmea). Kaj la skribanto nin sciigas, ke «la solvo restas ĉe la metiunuiĝoj kun kiuj intertraktado estas farata».

Tiu-ĉi plorego al ni montras, ke la tempo de imperialismaj militoj ne ankoraŭ forpasis, malgraŭ la belbonaj vortoj kaj promesoj de l’politikistoj kaj aliaj; montras al ni, ke la kapitalistaj armeagentoj febre streĉas siajn cerbojn por al si havigi sufiĉe spertan metiistaron, — kaj ne estas malfacile diveni la kialon. Oni eĉ konfesas, ke intertraktadoj daŭras inter la armeaj aŭtoritatuloj kaj la metiunuiĝoj pri certaj tiurilataj demandoj. Oni konfesas aliflanke, ke spite senokupeco — loga, bona rekrutilo en la «liberaj demokratioj» havantaj «nedevigan» armeservon — la rekrutoj ne venis sufiĉe grandnombre kaj ke ili pli ŝatas resti hejme kaj ricevi la ŝtat-monapogon.

La leciono kiun mi deziras elmontri, konsistas en tio: la moderna armeo bezonas spertajn metiistojn, tiel por aktuala milita agado kiel por laboro malantaŭ la tranĉeoj; la venonta milito, multe pli „granda» (angle, la vorto ‘grand’ signifas ‘bonega’) ol la lasta «granda» milito; forbuĉos, ni ne scias, nek preskaŭ povas imagi, kiom da utilaj ge-laboristoj — SE … Due, la metiunuiĝoj intertraktadas kun kapitalist-armeagentoj pri ĝustigo de certaj aferoj, plue pruvante la fakton, ke la supre menciita unuiĝmovado, en

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

tiu-ĉi lando, ja en la tuta angla lingvujo, estas porkapitalista, anstataŭ porlaboristklasa; ke ĝi ne pli povas esti nomata porlaborista ol la kapitalistarmeo mem, kiu, simile al la metiunuiĝmovado estas formata el simplaj laboristoj, sklavigataj kaj ordonataj de kapitalist-oficiroj.

Tiu-ĉi, verŝajne, fariĝas politika demando, sed la koncernaj radikoj troviĝas paralele sur la industria kampo, kie troviĝas reala rilataro inter la laborista kaj la kapitalista klasoj, nuntempe vualigata per la veneno kaj perfido pri klasharmoniigo, tenate de la metiunuiĝmovado (temas mi laŭscience, nepolemike), eksterdubigante la fakton, nepre pli-malplifrue konstatotan, ke tiu-ĉi metiunuiĝmovado estas la lasta kaj plej forta fortikaĵo kiun havas la kapitalista klaso kontraŭ la proletara revolucio (mi povas senhezite tion diri pri la tuta angla lingvujo almenaŭ), el kiu ni tiru la solvon: tuje pliintensigi la propagandon kontraŭ tiu-ĉi speco de «laborista» organizaĵo por ebligi la ekkreskon ĉe la proletaro de la ideo pri klasa, industria unueco, kiun la supre menciita movado aŭ malebligas, aŭ efike sufokas ĉe ekapero. Kiam sufiĉe disvastiĝos tiu-ĉi klasunueca ideo, konkretigos ĝin la proletaro, sin organizante integrale laŭ industrio, ne je la mallarĝa vidpunkto de agado pri salajro ktp., sed je definitiva celo ekpreni kaj ekfunkciigi, por kaj per si mem, la soci-produktojn. Tiu-ĉi organizformo estas la nura pensebla potenco por la konstrua ago de l’socirevolucio.

Sed Industria Unionismo estas, en la nuna tempo, nur teorio, ne fakto. Do, por elmontri la teorian korektecon, la teorio mem devas korespondi la faktojn; baziĝi sur ili. Kiaj estas la kondiĉoj en lando de granda industrio? (kaj tiu nur respegulas la estontecon de ĉiuj landoj senescepte). Ni vidas hodiaŭ la fakton, ke ne nur tutaj industri-branĉoj, sed tutaj industrioj mem, troviĝas sub la kontrolo de unu kapitalist-kombiniĝo, kaj samtempe, flanke de la Laboristaro ne troviĝas unu klaskonscia, revolucieca Unuiĝo, sed multobleco da simplaj prisalajraj ktp. fakorganizaĵoj, ĉiuj el ili akceptantaj kiel finaĵon en socievolucio la kapitalistsistemon. Tiu-ĉi situacio estas diskutinda, ĉar en «Sennaciulo» oni povas legi raportojn pri la terura kaj ofte preskaŭ ŝajne senhelpa stato de la Laboristaro en iu aŭ alia lando. La grava afero ne estas argumentadi kien evoluos la kapitalismo; ĉiuj lertaj laboristoj tion ja bonege komprenas. La brula demando estas: Kiel organizi la proletaron industrie, klase, por eviti la kontraŭ ĝi efektivigatajn teroraĵojn de la krima, barbareca kapitalistklaso!¹)

D. Sherriff (1100)

1) Ni ne aperigas tiun artikolon, por sekvigi kiel intencas la aŭtoro, longecan diskutadon, — ĉar S. ne estas teoria organo — sed nur, por doni okazon al la aŭtoro, konigi siajn principajn ideojn. Kompreneble, se iu ano de profunuiĝo [?] en Britio deziras verki informecan artikolon pri la rolo de fakunuiĝoj en la evoluo de brita laboristaro, ni ne rifuzus ĝin enpresi. Red.

TRA LA KLASBATALO

Musolini, la faŝista diktatoro, en parlamento faris grandan politikan paroladon, en kiu li minacas uzi ĉian ajn perforton por definitive frakasi la opozicion. Li ordonis mobilizon de la nacia milico.

La germana regna parlamento estas malfermita 5. jan. Multaj komunistaj deputitoj ne povis ĉeesti, ĉar ili estas arestitaj. La postuloj pri amnestio de la politikaj kaptitoj estas subtenataj de la masoj per demonstracioj.

«Daily Express» alarmas la danĝeron, kiu minacas okcidentan imperialismon pro prepariĝanta koncentriĝo de l’Oriento (Sovet-Rusio — Ĉinio — Japanio) kontraŭ la «Okcidento», menciante speciale la agadon de Sovetia ambasadoro Karaĥan.

Tutmonda revolucio de l’proletaro kontraŭ mondimperialismo estas nia batalkrio, la ĉiujn popolojn en frata komuneco kuniganta tutmonda respubliko estas nia celo! Karl Liebknecht.

Por nia meminstruado

Nova ciklo pri Sovetio

Kaŭze de la novaj intrigoj, kiuj malgraŭ eksterreca agnosko de la jura stato de Sovetio, estas preparataj de la imper. potencoj kontraŭ ĝi, ni opinias necesa, ankoraŭfoje akre lumigi la estantan situacion, kiu ĉu rekte, ĉu nerekte, ĉiam turniĝas ĉirkaŭ la ekzisto de Sovetio. Red.

Bedaŭrinde ne ankoraŭ venis la tempo, kiam estus eble objektive analizi la sovetan reĝimon. Ĝin ankoraŭ forĝas la vivo, kaj ne baldaŭ finiĝos tiu formado. Same la problemo pri komunismo restas ankaŭ nun pure teoria problemo. Nek la malprosperinta provo senpere enkonduki komunismon en detruita, senhava kaj blokata lando, nek la esperoj de venonta sukceso en pli favora cirkonstancaro estas konvinkaj por tiuj, kiuj ne havas religian kredon en teoriaj dogmoj.

En tiu ĉi skizo mi intencas paroli ekskluzive pri la ideoj jam efektivigitaj kaj pri nerefuteblaj atingaĵoj de proletaria diktatoreco. Sed ĉi tie mi devas aparte noti, ke se tiuj atingaĵoj ekzistas, do ili estas produktoj nome de proletaria diktatoreco, kaj en neniaj aliaj kondiĉoj estus efektivigeblaj.

Sur la fono de ruiniĝanta Okcidento, kiu implikiĝis en la propraj retoj de mensogo, perforto kaj hipokriteco, kiu dum sia longa juĝregado kaj orumita despotismo perdis ĉiujn siajn idealojn, ĉiun orientiĝkapablon, kiu jam ne scipovas idealigi siajn krimojn, kiel ĝi tre lerte faris ĝis nun, kaj inertece ruliĝas al sia malhonora fino; sur la fono de tiu agonianta Eŭropo, kiu kvazaŭ dancas blindan kaj frenezan dancon, la lastan antaŭ la morto, la junaj sovetaj respublikoj ne povas ne aperi kiel kreanta forto, ŝprucanta freŝajn vivsukojn kaj komencanta novan helradian epokon por la elsuferinta homaro.

Henri Barbusse tre prave diras, ke socian sistemon oni juĝas laŭ ĝiaj rezultatoj. Certe, neniu, eĉ plej partiema malamiko povas diri, ke sep jaroj de soveta regado, sep jaroj ne de paca, krea laboro, sed de batalo, kruela, konsumanta batalo kontraŭ la tuta mondo, estas tempo sufiĉa por jam juĝi la rezultatojn. Sed ĉar tiuj rezultatoj, tamen, estas kaj ne tute malgravaj, — ili estas priparolindaj.

Ni analizu la situacion politikan. Ĉu multe da tempo pasis, de kiam oni ne alie traktis Sovetion, kiel ribelintan bandon, kun kiu la sola komuna lingvo estis lingvo de pafiloj kaj ĉiuspeca sufokado? Oni ĝin eĉ ne konsideris serioze, sed simple malŝatis. Eĉ la amikoj emis vidi en oktobra revolucio nur frenezan heroaĵon, antaŭe destinitan al fiasko. Nun eĉ la plej arogantaj kapitalistaj regnoj estis devigitaj, ne sen grincado, ĝin deklari kiel egalulon. En soveta kaj partia preso ni ofte renkontas la deklaron, ke Sovetlando estas nun la plej potenca regno en mondo. Ĉu tio estas simpla fanfaronado, ĉu ne estas aroganta paradokso, ke lando senhava, malriĉega, preskaŭ barbara en sia malklereco kaj primitiveco de ekonomia mastrumado sin deklaras la plej potenca kompare kun riĉega, armita Okcidento kun ĝia brila tekniko, civilizacio ktp.?

Efektive, se ni juĝus la potencon de regno laŭ la nombro de ĝiaj tankoj, militŝipoj kaj ĝia perfekteco en homdetruado per venenigaj gasoj ktp., ni devas konfesi, ke fiera deklaro de sovetaj rondoj pri potenco — estas ridinda. Sed la sorto de Germanio jam bonege demonstris al ni la malfirmecon de simila kriterio. Kaj malgraŭ la freneza militfebro, kiu denove ekposedis la kapitalistan mondon, oni povas ne sin trompante antaŭdiri, ke ne la militforto kaj armilprerogativo¹) decidas la sorton de estonta milito. Unua, kion faros la popoloj mobilizotaj — estos demandi por kio ili devas militi. Kaj tiu sola demando sufiĉos, por ke la milito senprokraste aliformiĝu en revolucion. Kaj tiam helpos nek tankoj, nek venenigaj gasoj. (Daŭrigota.)

Ida Lisiĉnik (3632), Kiev

  1. specialrajto, privilegio.

— pàgina 5 —

S. A. T.-MOVADO

Nia semajna gazeto ne similu iun ajn alian

Jam kelkaj k.doj substrekis, ke SAT-movado eniris novan epokon, t. e. epoko de aplikado, utiligo de mondlingvo je la servo de tutmonda proletaro. SAT estu fiera, ke ĝi la unua tion antaŭvidis kaj envivigis; ĝi daŭrigu sendogmece sed objektive studi la decidajn fortojn en la mondo, kaj elektinte sian propran vojon ĝi plenumu ĝin simple, sed energie.

Unueco de l’ tuta mondo estas ja tendenco nediskutenda; ĝi efektiviĝas per scienco kaj tekniko; mondlingva movado ja respondas al tiu historia tendenco. Aliflanke ni, laboristoj, fidas ke nia klaso estas ilo de l’nuna historia procedo por antaŭenpuŝi la homaron. Tial ni estas revoluciuloj. Mondlingva SAT-movado sendube karakteriziĝas per sia tutmondeco kaj laborista revolucieca konsisto. Kaj tia ĝi nepre devas resti.

En ĉiu ajn movado kondiĉo de sukceso estas senĉesa antaŭeniro apogita sur firmaj akiritaj bazoj. Tiuepoke, nia plej grava akiro estas «Sennaciulo» kiu, helpata de S. R., celas konkretigi nian movadon. Kiamaniere semajna esp.a gazeto sur skalo tutmonda, sur bazo laborista kaj revolucieca, povas ludi sian rolon en nuntempo? Jen kerna demando.

Ni rilatigu nian S. je la kvar kampoj de revolucia movado, teorio, organizo, propagando kaj agitado. En organizo, S. nenion povas fari, ĉar ĝi konsistas el diversdevenaj elementoj. Pri teorio, krom hipotezo de supoza geniulo elkreskanta en SAT mem, — ni nur povas traduki aŭ komenti verkojn jam eldonitajn nacilingve, do ne tiom utilaj esperantlingve¹). Por konigi la kelkajn gravajn verkojn netradukitajn nacilingve samkiel por teoria diskutado ni turnu nin al S. R. Senn. ne devas esti teoria organo.

Nun kelkaj vortoj pri propagando, t. e. pri transigo de iu idearo al malgranda grupo da personoj. Fakte ĝi ne povas okazi paceme inter la div. movadoj laboristaj, kaj ĝi kondukas rapide al disiĝo. Sed ĉu inter ni nun estas iu kiu opinias (ĉu anarkisto, ĉu komunisto), ke kiam ne unu el la div. revoluciaj organizajoj praktike faris ion por utili esp.on, ni devas disiĝi je du aŭ tri partoj? Nur fanatikulo povus respondi jese tiun demandon. Sekve S. ne povas esti, nuntempe, propaganda je la servo de iu ajn partio.

Agitado estas transigo de iu esenca ideo al granda amaso, pro tio ĝi necesigas iun fundamentan bazon, t. e. sociala teorio kaj masmovado. Ĉe SAT renkontiĝas diversfundamentaj ideoj de la socia movado, kaj granda amaso ankoraŭ ne ekzistas. Kiel regulo al kunlaboro de diversdevenaj elementoj el la revolucia movado, ni tre saĝe enskribis en nia statuto; «Celo a) — utiligi praktike esp.on por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda» — tio sufiĉas. Niaj agitinformoj baziĝu do sur klasaj celoj de la laboristaro. Kun tiu nepra regulo S. devas esti parte agita.

Do, resume: Kia do devas esti S.?

Antaŭ ĉio ni ripetu la esencon de SAT: tutmondeco kaj laborista revolucia konsisto, jen nia bazo. Pli supre ni provis montri, ke S. ne povas esti esence nek teoria, nek organiza, nek propaganda, nek agita gazeto. — Ĉar tutmonda S. devas esti informa gazeto; ĉar laborista kaj revolucia, ĝi devas informi pri proletaro; ĉar ĉiusemajna, ĝi ne povas konkurenci la informajn ĉiutagajn gazetojn. Nia S. estas malmultpaĝa, ni ne misuzu lokon, ni ne ripetu la «grandajn» informojn jam aperintajn ĉiulande en ĉiutagaj gazetoj. Tiajn novajojn ni menciu kiel eble plej mallonge sur posta paĝo, ne pro tio ke ili ne interesas nin, sed pro tio ke S. ne eksciigos ilin al ni, sed memorigos nin. Pri gravaj faktoj, ekz. ribelo, punsubpremo, ĝenerala balotado ktp. artikolo estu represinda nur se ĝi estas originala esence. Ni evitu kiel peston la senkolorajn ripetojn de ti-kion ni legas ĉiutage.

Kiu el ni, simplaj revoluciaj laboristoj, ne rimarkis sian nescion pri alilanda movado? Preskaŭ neniam ni povas mem juĝi, pro manko de objektivaj informoj, kaj la kvazaŭ kaprica movadfluo tutmonda tre ofte nin surprizas; aliflanke, kiu inter anglaj laboristoj, ekzemple, scias ion klaran pri moroj, vivkondiĉoj kaj pensoj de bulgara aŭ rusa laboristo? Jen kion ĉefa devas plenumi S. La tipa artikolo de S. devas doni iutempe skemon de iu regiona situacio rilate al laboristaro; tiu tasko estas tre malfacila, ĉar temas pri elekto de karakterizaj faktoj kiuj vere ludas plej gravan rolon. Estas multe pli facile ripeti, komenti aliajn verkojn ol simple vidi klare kaj ĝuste inter la okazajoj nin ĉirkaŭantaj. Laboristo franca, skribinte tute simple pri vivo en sia urbo aŭ fabrikejo, sciigante per S., kion li opinias aŭ kion li deziras ekscii, pli utilas al ni ol kvazaŭ ĵurnalisto pritraktanta ĝeneralan temon.

S. aŭ ne devas vivi, aŭ devas posedi kaj eksterigi tute specialan econ. S. ne estu ĵurnalistejo, ĝi estu kolektiva laboro kvazaŭ anonima. Ĝi estu simple laborista informilo tutmonda kaj tiel serioza helpanto de laboristaro.

Praktike, — kio okazas nun? Redakcio en Leipzig ricevas multe da informoj, artikoloj ktp. Memkompreneble ĝi ne povas elekti inter la dokumentoj alilandaj, kaj rusaj k.doj verŝajne rimarkis aperon en S. de artikoloj nur agitecaj, sed kiuj neniel karakterizas la nuntempan vivon de la laboristoj en Sovetio. Ni profitu tiun ekzemplon por elmontri, ke artikolo de simpla nelerta laboristo ofte pli taŭgas ol tiu de t. n. intelektulo.

Nun fakte la artikoloj aperas iom laŭ ordo de ricevo. En tio ne tute kulpas Redakcio, kiu ja ne povas scii pri fluanta vivo de iu regiono. Sed jen, kion ĝi devus denun entrepreni kun helpo de Direkta Komitato: kunligi Leipzigon kun kerno de seriozaj k.doj el diversaj regionoj, — ne necesas kvanto, sed kvalito, — kiajn oni povus eltrovi helpe de la SAT-grupoj jam funkciantaj. Ankaŭ Redakcio provu elĉerpi el la multnombraj al ĝi skribitaj leteroj. Tasko de tiuj respondecaj korespondantoj konsistos el regula informo, sciigo de karakterizoj iutempaj rilate al ilia regiono. El tiu kerno dependos pli kaj pli sukceso de S. kaj de nia tuta movado. Sed tio tute ne malhelpu, ke SAT-anaro korespondadu al Leipzig; kontraŭe tio helpu Redakcion elekti unuflanke la materialon por S. kaj aliflanke aliajn taŭgajn korespondantojn.

En direkto de larĝa laborista informservo tutmonda ni starigu firman, seriozan kernon de kiu estos bazo kaj aktivilo de nia movado. Tiu kerno estu anonima. Ni atentu, ke ĝi fariĝu aparteca (unika) nur per la laboremo kaj ne per la profito eĉ honora.

R. G.

  1. Fakte, ni tradukas verkojn pli por fieri pri esp.a traduko ol por disvastigi la verkojn; ni devas atingi kontraŭon, t. e. esp.o devas esti fakte utila al la verkoj. Konsentinte, ke ni nuntempe ne devas rilati al tiu celo dogmece, ni tamen pensas ke jam estas tempo reagi kontraŭ la nia neĝusta tendenco.

DISKUTEJO

La projekto Dawes

Kiom interesa la artikolo: «La koloniigo de Germanujo»¹) ŝajnas esti al mi, mi tute ne povas forpuŝi koncepton mian, kiu estas: K.do Revo pritraktis bone kaj grandskale la temon, sed bedaŭrinde tro unuflanke. Ŝajnas strange ke mi, socialisto kaj klasbatalanto, klopodas defendi porkapitalistan financprojekton.

Sed la problemo ja estas la jena: Germanujo estas venkita ŝtato, ĝi estis devigita akcepti la kontrakton de Versailles humiligantan kaj maljustan, kaj ĝis nun ĉiuj streĉoj por klare solvi la malfacilajojn kiuj ekzistis rilate al ĉefpunkto, la riparpago, nur estis tro unupartaj kaj enhavis karakteron tro diktatoran. Necesas do unue konfesi ke la londona kunveno de la antantaj registaroj kune kun la germana sincere evitis tion, priparolinte amikece kaj akordeme la riparproblemon. Tio estas fakto kiu pezas eĉ por laboristaro, ĉar ne estrante la nunan ŝtaton kaj ĝis nun ne haviginte al si la tutan potencaparaton, ĝia sorto estas intime ligita kun tiu de l’ burĝa ŝtato. Pri tio ni evitu iluziojn! Krom tio ja ankaŭ necesas konsideri la londonan akordiĝon ne nur je politika sed je ekonomia vidpunkto. Laŭ tiu ĉi opinio mia, mi devas diferenci kontraŭ k.do Revo kaj mi nun volas citi kelkajn diferencpunktojn ĉefajn reduktonte la deklarojn je nura teknika enhavo de l’ Dawes-projekto.

Estas tute kompreneble ke internacia financistaro ŝatas realajojn, kapitalistmensado ja estas tiela. Malgraŭ ĉio la ŝtataj fervojoj ne estas tiom privatigitaj kiom la aŭtoro opinias, certe ili fariĝis memstareca organizajo, sed ne forgesu ke de ilia kapitalo, sumo de 15 miliardoj da ormarkoj, nur 2 miliardoj estas eldonotaj kiel la tiel nomitaj plifavorakcioj, la tuta restsumo, t. e. 13 miliardoj da ormarkoj restos en la manoj de l’ germana regno. Kaj same la komisaro porfervoja ne estas «ĉiurilate plenrajta». Nur en la kazo ke la nova akcia organizajo ne povos transdoni sian devigan sumon laŭ Dawes, la komisaro rajtos je tio farmdoni la ekspluatrajton de la iamaj regnaj fervojoj sed ne je tio vendi aŭ eĉ nur farmdoni ilin en tuto. Favore estas ankoraŭ en citita kazo ke, se ĝi okazos kaŭze de neplenumo

  1. vidi n.o 12

— pàgina 6 —

de pago, oni povos anstataŭi la ŝuldsumon per enspezoj de l’ etato regna.

La regno havas superecon koncerne je la tarifoj, plue, ĝi povas postuli malpliigon ilian se la germana mastrumado bezonas tion. Ne «plialtigotaj fervojtarifoj per kiuj la komercajoj ankoraŭ plikariĝos» — kontraŭe al tio, oni jam malaltigis la porkomercajn tarifojn. Se la persontarifoj estas altigotaj, tio estas konforma al internacia koncepto je tio ke la enspezoj de iu entrepreno ĉiam devas kovri elspezojn siajn. Ĝis nun la persontarifoj estis artefarite malaltaj, oni obligis tion transferinte kelkan parton de pluajo de l’porkomercaj tarifoj.

Ke la sumoj pagendaj rezultas el impostoj diversaj kaj limdepagoj, estas sen kontesto. La ŝtataj dogan- kaj impostkasejoj devas rekte transmeti siajn enspezojn al la komisaro porriparpaga, tiu retenas la 1250 milionojn da ormarkoj, sed la tuta restajo refluas en la regnajn kasejojn. Tiu komisaro tute ne estas «la potencega posteulo de Vilhelmo II», ho ne. La maniero kiel fluidigi la necesajn sumojn, sole rilatas al regna registaro. Neniu leĝo, neniu dekreto bezonas la komisaran konsenton, sufiĉas ke la pagenda sumo estas atingata¹). La financkontrolo estas sen graveco se Germanujo plenumas la ripardevigsumon. Grava danĝero sendube estas ke la riparpagoj, kiuj restas germanie pro la stabileco de l’ valuto, povas esti uzataj por aĉeti substancajojn industriajn, por akiri obligaciojn ktp.

Sed oni same finmetis ĉi tiun eblon por la internacia financaro riĉigi sin je kostoj de l’ germana mastrumado, per la aldono ke, se tiuj sumoj germanie enmagazenitaj superos 5 miliardojn, la germana jarpagado estas aŭtomate malpliigota.

Mi tute ne volas kontesti malavantaĝojn de l’Dawesprojekto, al ĉio humana (? Red.) mankas iomete je perfekteco kaj al kapitalista solvo de iu ajn problemo antaŭ ĉio, sed necesas same rekoni faktojn kaj verojn jenajn: La Dawes-projekto restarigis la mastrum- kaj impostsuperecon de l’ regno, ĝi malpermesis la tiel nomitajn «sankciojn»²) flanke de iu antanta ŝtato, ĝi kunigis la diversajn pagdevojn en unu (do forigo el elspezoj apartaj por l’okupacio, forigo de interlimdepagoj ktp.), ĝi finis la sistemon de nepagataj materialliveroj (ŝarĝoj laŭ Micum-kontraktoj). —

Kiel k.do Revo mi senkaŝe elparolas ke finfine la riparproblemo kaj precipe la plenumo de ĝia solvo (Dawesprojekto) estas decidotaj inter la du grandaj klasoj: unuflanke la laboristaro, aliflanke la kapitalistaro. Sed ne necesas pri tio ignori la malhelpajojn kiuj efektive ekzistas. Kio estas nuntempe la laboristaro klaskonscia? Ni ne tro flatu ĝin, ni prefere ekklarigu kaj eduku ĝin pri la ĉefa tasko, liberigo ĝia de la katenoj kapitalistaj. Ĝis tien ni enkalkulu la burĝismon nunan, sian tutan kulturan, politikan kaj mastruman potencaparaton. Ho, mi ege ŝatus tuj ekestigi la socialistan ŝtaton, sed ekkonante kiom kontrastplena estas la nuntempo eĉ la «klasbatalema laboristaro» (mi estas skeptikulo pri tio) kontraŭ niaj aspirataj celoj, mi unue preferas la bazon de l’realo³), mia devizo do estas la jena:

Per la demokratia respubliko al socialismo.

Tio tute ne signifas forlasi la klasbatalan kampon.

Sat-ano 300.

Esperantista semajno

Kdo. Sergio Makovski (no. 4026) proponas aranĝi «esp.istan semajnon» kaj deziras aŭdi la opiniojn de aliaj SAT-anoj pri tiu temo. Li skribas: «Esp-o ankoraŭ ne estas sufiĉe konata en la publiko; ni Satanoj devas fari ĝeneralan atakon kontraŭ tiu malbono, aranĝante espistan semajnon «Semajno de lingvo esp.» (Ni proponus alian pli trafan titolon en okazo de la aprobo de tiu ideo, ekz. Semajno de Esp. por la proletaro, Red.). Por ke samtempe tutmonde efektiviĝu tiu «semajno», nia Direkta Komitato⁴) k. al. centraj organizajoj prenos iniciativon kaj per nia semajna gazeto «Senn.» proklamos, ke dum la semajno de 26. aprilo ĝis 2. majo estos aranĝita «esp. semajno», en kiu SAT-anoj eluzu ĉiujn rimedojn por propagando: enpreso en gazetoj nacilingvaj, plakatoj, broŝurvendado, organizo de lekcioj ktp. Krom tio estos celkonforme, dum tiu tempo ĉiuloke aranĝi regnajn, regionajn kongresojn. Unuvorte en fabrikoj, tenejoj, kazernoj, havenoj ni devas klarigi pri esp. Mi proponas la suprenomitan daton, ĉar la 1. majo devas esti la ĉefpropaganda tago.»

  1. La substrekoj estas de ni faritaj. — Red.

  2. Tamen la Kolonja zono ne estas liberigata ĝustatempe. Ĉu tio ne estas sankcio? — Red.

  3. t. e. la kapitalista ŝtato, en kiu la laboristo estas senrajta. — Red.

  4. Tiu propono ne rilatas al instancoj de SAT, ĉar SAT ne estas poresp.a organizajo! Red.

Por la vivaj prafortoj de l’socia revolucio, kies nehaltigebla kreskado estas la naturleĝo de l’socia evoluo, malvenko signifas stimulo, kaj trans malvenkon kaj malvenkon ĝia vojo kondukas al venko.

Karl Liebknecht.

KRONIKO

Germanio

München. Post vigla propagandado la laborista grupo sukcesis aranĝi kurson en la popolaltlernejo kun 25 gekursanoj kaj krom tio 5 aliajn kursojn. Nun, post la sesa instruvespero partoprenas ankoraŭ 90 personoj. La grupo kunvenas regule merkrede vespere en la «Schillerhof», Schillerstr. 21.

Sovet-Unio

Minsk. En novembro Centra Oficejo de SEU organizis en kluboj de M. raportojn pri esp. En C. K. de kom. junularo k.do Snejko faris raporton «Intern. lingvo k. proletaro», Klys — «Praktika uzado de esp.». En ĉeleto enskribiĝis pli ol 50 p. En C. K. de prof. sindikatoj k.do Kukelko faris rap. «Esp. k. proletaro». Kurso kun 40 p. En Centra Partia Klubo je nomo de K. Marks k.doj. Klys k. Snejko faris rap. Funkcias kursoj, same en hebrea klubo k. en klubo de presistoj. — Centra Esp. Klubo malfermita ĉiutage (krom mardo). Magazeno de libreldonejo «Kultura» malfermis esp. kurson. Minskaj esp.istoj eldonas sian muran gazeton.

Moskvo. Post somera interrompo revigliĝis laboro en Moskva Esp.ista Klubo. Ĉiusemajne okazas esperantlingvaj raportoj: 4. 12. k.do Jodko raportis pri la lastsemajnaj okazintajoj; 11. 12. — k.do Demidjuk pri SAT-movado; 18. 12. — diskutvespero literatura pri tralegita nova poemo de k.do Nekrasov; 29. 12. — k.do L. Revo pri demokratio kaj diktaturo kiel regmetodoj de burĝaro.

Murom. Fondiĝis grupo el 5 k.doj ĉe Centra Sportklubo.

Odessa. Dum la lastaj tri monatoj Odessa Societo Esp.ista aktive propagandis, aranĝinte esp. ekspozicion en Centra Partia Klubo, en la klubo de Poŝtista sindikato kaj en Centra Lab. Biblioteko. Entute la ekspozicioj daŭris 26 tagojn, estis vigle vizitataj kaj vekis grandan intereson al esp. Precipan sukceson ĉe la ekspozicioj havis SAT-eldonajoj, kaj inter la lastaj estis pleje atentataj Jarlibro 1924 kaj Malgranda Terbiblio. Rezulte de la ekspozicioj kaj de raportoj nun funkcias kursoj en Centra Partia Klubo (35 partoprenantoj), kaj en Centra Laborista Biblioteko (48 partoprenantoj). La biblioteko de Odessa Societo nun funkcias kiel esp. fako de Centra Lab. Biblioteko.

Rostov s. D. Funkcias kursoj ĉe Eksperimenta lernejo je la nomo de Lenin (30 p.) kaj ĉe studenta komunloĝejo (25 p.)

Samara. De novembro rekomencis sian funkciadon esp.ista grupo ĉe la Fervojista Klubo. Komenciĝis nova kurso kun 35 p. Dk. (1516).

Zaslavl. Funkcias kursoj gvidataj de k.do Keimenko.

Por kio mi bezonas akciojn de la Eldona Kooperativo?

Kelkaj instruaj ekzemploj

Eble vi, kara leganto, ne estas unu el tiuj idealistoj, kiuj sen demandi kaj sen heziti donas sian plian kotizon por akcio de Eldona Kooperativo, nur tial ke vi konscias kian utilon vi per tio faras al bonfarto kaj progreso de SAT. Eble vi estas unu el tiuj, kiuj volas havi realan garantion, se ili donas monon, volas vidi efektivan utilon de la afero, volas havi pruvon, ke tiu procedo profitdonas tiel al la kooperativo kiel al ili mem. Nu, kelkaj ekzemploj klarigu al vi la avantaĝojn de eldonkooperativaj akcioj:

Ekz. 1) Iu k.do aĉetis antaŭ 6 monatoj 2 akciojn po 1 dolaro. (Li estis iom favore salajrata faklaboristo, ne elspezis la monon por drinkado aŭ amuzado, sed rezervis ĝin por SAT). Nun li subite senlaboriĝis. La administranto de SAT fine de monato surstampis lian gazeton per «Via abono finiĝis». Li ne enspezas monon, por povi pagi. Li devus peti pagprokraston, se — li ne havus la 2 akciojn. Ili plene sufiĉas por plilongigi la abonon por duonjaro. Eĉ li povas aĉeti por la sumo ankoraŭ la nove aperintan broŝuron, kiun li volonte posedus.

Ekz. 2) Iu k.do en Anglio devas pagi malgrandan sumon al la administracio. Kiel konate, la plej malgranda valorbileto en Anglio valoras 10 ŝil. Tiun grandan sumon li nek povas nek volas sendi por la eta objekto. Tamen li ne emas ŝuldi la pagendan sumon. Sed jen, li aĉetis antaŭ kelka tempo kelkajn SAT-akciojn po ½ dolaro. Unu el tiuj biletoj ja ĝuste sufiĉas por pagi la ¼ jaran abonmonon. Li do per simpla letero sendas la malpezan bileton, kaj la ŝuldsumo estas pagita, sen ke li bezonis kunigi relative grandan sumon de 10 ŝil.

Ekz. 3) Iu k.do aĉetas 6 akciojn po 1 dol. kaj konservas ilin tri jarojn. Post tiuj tri jaroj lia monhavajo pliiĝis je sumo de 1,80 dol. pro la garantiita 10% rentumiĝo. Li nun troviĝas en malbona situacio kaj nepre bezonas kontantan monon. Jen li rajtas ricevi de la kooperativo kontantan sumon de 7,80 dol.

— pàgina 7 —

Ekz. 4) Dum la transsendo en simpla, neregistrita letero perdiĝis akcio. Verŝajne ĝi estas ŝtelita. Kion faras la k.do, kiu sendis la akcion, por gardi nin kaj sin kontraŭ misuzo? Li anoncas al la administracio pri la forsendo kaj ŝajna perdiĝo. Tuj la administracio nuligas en siaj kontlibroj tiun akcinumeron, ne pagante la sumon al iu eventuala ŝtelinto, kiu nun alsendas la bileton. Tamen kompreneble en okazo de neanonco ĉiuj akcioj alsendataj de iu ajn al la administracio havas sian efektivan valoron, ĉar ili estas simplaj transpagiloj.

Mi esperas, ke tiuj ekzemploj servas al vi, por komprenigi al vi la utilon praktikan de niaj akcioj, kaj ke vi faros viajn disponojn tiucele je via individua kaj je nia kolektiva favoro.

Ekzistis socialistoj, kiuj defendis la militarismon, dirante ke ĝi donas okupon al tiom da laboristoj, kiuj alimaniere devus resti senlaboraj, kaj vidante en tio utilon de l’ militarismo. Se burĝaj politikistoj, kiuj opinias ke socialismo estas pura senpraktika revo, tiel defendas la mititarismon, ĝi estas komprenebla. Sed socialisto devus ekvidi en la fakto, ke la kapitalismo povas daŭrigi la produktadon jam nur per plej freneza kaj plej mortiga malŝparego, nur argumenton plej konvinkigan kontraŭ la kapitalismo, sed neniam por tiu malŝparego.

K. Kautsky (1907).

Ekzistas certa revolucieca metodo, por kuraci la popolon de ĝiaj iluzioj. Sed tiu ĉi kuracado bedaŭrinde estas aĉetata per la sango de l’popolo. Estis la sango de l’ viktimoj . . ., kiu fiksis definitive la ekkonon kaj la veron por la larĝaj masoj: jen kion vi kungluis kiel tielnomata socialista registaro, estas nenio alia, ol registaro de la burĝa kontraŭrevolucio, kaj kiu plue toleras tiun ĉi staton, tiu laboras kontraŭ la proletaro kaj kontraŭ la socialismo.

Rosa Luxemburg (Berlin, dec. 1918).

Neniu mano kondukas nin, neniu okulo vidas por ni; mankas direktilo, ĝin ni devas fari: tio estas granda tasko, kaj ĝi estas nia tasko.

M. Guyau.

RECENZEJO

Libroj

Proletaria Kantaro. 180 paĝa verko kun 74 kantoj el 22 lingvoj: zorgeme presita kaj aranĝita. Formato 18×12. Kartonita. Prezo 3 mk. or. por malbonvalutaj landoj, 6 frk. sv. por bonvalutaj landoj. Eldona Kooperativo de SAT. Mendebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz.

Ricevinte tiun plaĉeprezentitan libron mi rapide turnis la paĝojn, kaj tuj rimarkis, kiel bone gravurita estas la muzika parto; grava punkto tro ofte ne sufiĉe atentita de la eldonistoj de tiaj verkoj! Unu post la alia, la kantoj pasis antaŭ miaj okuloj; multaj ne konitaj. Kion diri pri la belaj versoj: Krioj de sufero elirintaj el karceroj kaj malliberejoj! Krioj de mizero de la ĉiam ekspluatitaj laboristoj! Krioj de doloro kaj revenĝo antaŭ tombo de mortigita kamarado! Ardaj krioj de la Ruĝarmeanoj «marŝantaj por rekreo!» Melankoliaj kantoj de la Volgaj barkotiristoj! Kaj malgraŭ ĉio, kaj super ĉio, krioj de espero! La kolektaro estas vera kanttrezoro, kiun ĉiu SAT-ano devas nepre posedi kaj uzi. Kial ĉiu kurso, ĉiu grupo ne havus, en sia biblioteko, almenaŭ unu ekzempleron, por lernigi, dum ĉiu leciono aŭ kunveno, unu kanton, aŭ pli se eble, al la lernantoj kaj kamaradoj? Estas fakto ke malmulte inter ni oni okupiĝas pri kantado, tiu potenca propagandilo! Kial ne konsili al ĉiu lernanto aĉeti tiun proletarian kantaron samtempe kun lerno- kaj legolibro? Eble kelkiuj opinios ke la prezo estas iom kara; sed ni ne forgesu ke la kantaro enhavas 74 kantojn kun akompano de muziko; el ĉiuj presajoj la muziko estas certe tiu, kies prezo plej altiĝis, kaj la kamaradoj, kiuj kutimas aĉeti kantojn, ne miros pri tiu ŝajnanta alta prezo, kiam ili kalkulos la prezon de ĉiuj muzikaj akompanoj entenitaj en tiu libreto. Ni, do, aĉetu ĝin, kaj ni propagandu en niaj grupoj, por konigi ĉiujn kantojn. Kantante tiujn elkorajn kriojn de proletaro el tuta mondo en nia unueca lingvo, ni fortikigos senton de solidareco, senton de kunuleco, de sennacieco.

Frida.

Gazetoj.

Represis artikolojn: Le Libertaire, Paris, 23. 12., Lab. vivo en Latvio (S. 11).

Enpresis notojn, div. art.: Oesterreich. Metallarbeiter, Wien, dec.; Basler Arbeiter-Zeitung, 6. 12.; The Post, London, org. de poŝtista unio, 3. 1. (komencas aperigi esp. kurson).

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

  1. E. Rebrik

Se Kuĉik-Hano ĉiam cedis kaj faris kompromisojn, male liaj rusaj amikoj-komunistoj tute ne deziris cedi kaj nepre volis realigi komunismon sur irana teritorio.

Unu el konataj rusaj revoluciuloj deklaris en intervjuo kun redaktoro de «Ruĝa Irano», ke savo de Persio estas en civila milito. En sama tempo tre gravaj faktoj maturiĝis. 31. julio okazis «coup d’ état«¹). Kuĉik-Hano estis flankigita de potenco, kaj gvidantoj de revolucia movado fariĝis du liaj amikoj-helpantoj Ehsanulla-Hano kiel prezidanto de milita-revolucia komitato kaj Halu Kurban kiel komisario de milito.

Kuĉik-Hano, kiu jam antaŭ longe komprenis, ke li — naciec-ulo kaj komunistoj havas diversajn vojojn, ree reiris siajn arbarojn kun siaj sindonaj amikoj kaj ree formis sian komitaton de „djengeli».

Unua kaj ĉefa afero de nova revolucia komitato estis milito ne sole kontraŭ angloj, sed ankaŭ kontraŭ ŝaha registaro, kiu vendis Iranon al angloj, farinte kun ili en 1919 kontrakton, laŭ kiu Irano fakte fariĝis kolonio de Britlando.

Tuj la gazeto «Ruĝa Irano» komencis ĉiutage informi legantaron pri sukcesa kaj venkportanta antaŭeniro de ruĝa armeo al Teheran. En ruĝarmea klubo oratoroj alvokis kamaradojn al tuja militiro al Hindio por helpo al sklavigitaj hindoj.

Poste nova komitato fermis bankojn kaj deklaris naciigon kaj konfiskadon de burĝarhavo, arestis tutajn adeptojn de Kuĉik-Hano, kiuj ne sukcesis forkuri en «djengeli».

Multaj komercistoj, burĝoj kaj oficistoj forlasis Enzeli kaj Reŝt kaj transveturis Teheranon aŭ kaŝiĝis en arbaroj ĉe Kuĉik-Hano.

Inter tio la antaŭeniro de ruĝarmeo ĉiam daŭris kaj, ŝajnis, ke en baldaŭa estonto estos okupata ĉefurbo de Irano — Teheran. En mezo de septembro ruĝarmeo jam estis preskaŭ antaŭ pordoj de urbo Kazvin, sed tie ĝi ekestis tute disbatita de ŝaha-angla militistaro kaj rapide reiris al Enzeli, al bordo de maro, kie sub la ŝirmo de militŝipa artilerio ĝi povis sin teni kaj firmiĝi. Post kelke da tagoj venis el Baku kelkaj ruĝregimentoj, kun kies helpo Reŝt estis ree okupita, kaj fronto troviĝis je 40 a kilometro post Reŝt, kie ĝi restis ĝis fino de revolucio.

Jen en malmultaj vortoj milita historio de Gilana revolucio, en kiu ĉefan gvidantan rolon ludis rusaj komunistoj.

En fino de februaro 1921 en Moskvo estis subskribita kontrakto inter reprezentanto de ŝaha registaro kaj soveta registaro. Laŭ tiu ĉi kontrakto Sovetregistaro donacis al Persio rusan bankon kun tuta aktivo kaj pasivo, rezignis je la ŝuldoj de Persio al Rusio, donacis ŝoseajn vojojn Enzeli — Teheran, Kazvin — Hamadan, fervojon Djulfa—Tabriz, rezignis je multaj privilegioj kaj koncesioj.

Unu el punktoj de tiu ĉi kontrakto devigis ambaŭajn kontraktantajn partiojn rezigni je ĉia enmiksiĝo en internajn aferojn de najbaro. Laŭ senco de tiu ĉi punkto rusaj militistaroj devus esti elkondukitaj el Gilan kaj en tuta okazo ĉesigi ĉian aktivan kunhelpon al persaj revoluciuloj. Vere, post okupado de Enzeli soveta registaro deklaris, ke ĝi alvenis Persion por repreno de blanka ŝiparo kaj havajo. Tamen, ni scias, ke ŝiparoj kaj multaj ajoj estis reprenitaj sed soveta militistaro ankoraŭ restis en Persio. Ŝaha registaro protestis kaj soveta registaro deklaris, ke ĝi efektive finis sian aferon en Persio kaj jam elkondukis sian armeon. Do ĉiuj, kiuj restis, estas memvoluloj en servo ĉe Kuĉik-Hano. Sovetregistaro deklaris ilin transkurintoj kaj ekster leĝo.

Sed nun post kontrakto soveta registaro devigis sin fakte elkonduki el Persio ruĝan armeon kaj komencis prepariĝi al tio.

7. Revolucio en Gilan 1920—21.

Tamen, kompreneble, rusaj ruĝarmeanoj ne povis tuj, unumomente forlasi Persion. Unue, estis necese konvinkiĝi, ke angla-hindaj taĉmentoj efektive ankaŭ forlasis Persion laŭ senco de sama rusa-persa traktato. En komenco de majo 1921 anglaj oficialaj informoj sciigis, ke anglaj taĉmentoj jam forlasis nordan kaj nord-orientan Persion.

Due, rusaj revoluciistoj certe ne povis lasi sen helpo junan malfortan persan revolucian armeon, kiu sin tenis nur per helpo de rusoj. Kie do serĉi la helpon? Ree oni rememoris pri Kuĉik-Hano.

(Daŭrigota.)

  1. uzurpo.

— pàgina 8 —

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla dulinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio

Lab. Esp. Grupo serĉas por gelernantoj de du kursoj gekorespondantojn el ĉ. l. Bonvolu skribi al k.do: P. Grignard, Route de Stembert, 359, Verviers.

Bulgario

K.dino Cvetana Coĉeva, oficistino, Kirĝali, koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. gek.doj.

Francio

24-jara hungaro intencas mondvojaĝi bicikle. Kiuj dez. lin akompani, tiuj skribu al jena adr.: K.dino Thereze Bartha, 1 rue du Général Blaise, (Hotel Garde) Paris, XI. La vojaĝo komenciĝos en printempo 1925.

Germanio

F.inoj Helene kaj Gertrud Kiessling, Raschauer Str. 19, Oelsnitz-Raschau i. V. interŝ. ĵurnalojn pri modoj, tolaja kudradosigno, k. ĉ. l.

F.ino Ella Lenk, Forststr. 25, Oelsnitz i. V. pri ĉ. t. L, PI, k. ĉ. l.

K.do Alfred Löhner, Hauptstr. 4, Oelsnitz i. V. pri ĝardenkulturo, interŝ. vidaĵojn k. ĉ. l.

K.do Hans Künzel, Schmidtstr. 27, Oelsnitz i. V. interŝ. fakgaz. il. pri vapormaŝinoj, kaldronegoj, sindikatmovado k. ĉ. l.

K.do L. Heinrichs, Waldhauserstr. 152, M.-Gladbach (Rhld.) dez. koresp. k. ĉ. l. pri anarkismo. Ĉion mi resp.

K.do Ch. F. Hochhäuser, Breslau III, poste restante, petas ĉiul. k.dojn helpi al li trovi laboron, ĉu kiel metallaboristo skribisto aŭ tradukisto aŭ ian ajn; egale kie (krom hungario kaj polio). Li scipovas Esp. germ. pol. kaj jud. lingvojn perfekte kaj ital. portug. kaj hisp. ne tute perfekte. Helpu gek.doj.

Sovet-Unio

Grupo de junaj Lenin-pioniroj dez. koresp. kun laboristaj skoltoj kaj pioniraj organizajoj de la tuta mondo. Respondo nepra! Adresu: Al k.do Berlin, Klub Dogadova, Solanka 12, Moskvo.

K.do Nejman (stud. de Politeknika Instituto), Olgievskaja, 7/47, Odessa, pri scienca labor-organizo kaj precipe pri scienca menslabororganizo.

Miaj korespondantoj atentu mian novan adreson: Tuapse (Kaŭkazo), Ul. Oktjabrskoj revolucii 3, Bazilo Belakov (SAT n.o 3935).

Esperantista rondeto, 3 rajon, «Vodoprovod», n.o 2, Astrahan, pri laborista vivo, komunista movado kaj sporto.

K.do Bazilo Averin, Poŝtkesto n.o 14, Astrahan, dez. interŝ. PM, kaj papermonon. Ne sendu german. kaj ĉeĥoslov. poŝtmarkojn! La sendajojn adresu: Upolnomoĉennomu Filatelii, 1-a Tverskaja-Jamskaja, 3, Moskvo por B. Averin (filat. bileto 165) Astrahan.

Tvera Laborista Junularo dez. koresp. per esperanto kun jun. laboristoj de ĉ. l. pri ĉiuj temoj. En la unua letero priskribu profesian movadon kaj morojn de laboristaro en via lando. Adreso: Gorkomol, Tver, Sovet-Unio.

Tveraj profesiaj unuiĝoj starigas provon de korespondado per esperanto kun alilandaj profesiaj organizajoj kaj apartaj laboristoj. Unua provo de tia grandskala uzo de esperanto inter laboristaro. En unua letero skizu profesian movadon kaj nunan staton de laboristaro en via lando. Adreso: Kulturfako de G. S. P. S., Tver, Sovet-Unio.

Sennacieca Revuo

1a jarkolekto, 2a jarkolekto, 3a jarkolekto estas serĉataj. Kiu vendas? Proponoj al Rob. E. Bitzer, München (Germ.), Hesseloher Strasse 11, II.

Al la anoj de la IIa Internacio

Karaj k.doj, ni ĝoje registris multajn leterojn je nia alvoko unua en Sennaciulo. Pro aliaj tre urĝaj esp.-aferoj ni ne jam povis respondi persone al ĉiu skribinto ĉu delegito aŭ izolulo. Pardonu tial! Krom tio ni ja rajtas uzi nian S. kiel publikilon; do bonvolu atente legi ĝin. Niaj unuaj taskoj estas jenaj: En ĉiu loko la k.doj elektu delegiton. Tiu prizorgos, se necese la specialajn lokajn aferojn kaj la interrilatojn kun ni. La adresojn ni plej baldaŭ bezonas, por ke ni povu presigi ilin en la Jarlibro. Se ni havos la efektivan statistikan materialon, ni ankaŭ sukcesos en la oficialaj rondoj de la IIa. En la venontaj monatoj ni komencos la interrilatojn kun ĝi.

Kompreneble ĉiu k.do restu ano de la loka grupo ĝisnuna, por ke ni evitu troan organizon same kiel ne intencitan partiĝon de la proletaria esp.-movado. Ni plej atentu la gazetservon unuflanke tradukojn por la lokaj gazetoj el S., aliflanke originalojn aŭ tradukojn por Sennaciulo. Verkante artikolojn por S. ni evitu tiel polemikadon, kiel ni deziras, ke la aliaj k.doj agu! Multaj k.doj skribintaj plendis tiurilate, ke kelkaj artikoloj de S. ne estas skribitaj tiusence. Ankaŭ ni devas konfesi, ke diversaj artikoloj en S. ne tute respondis al tiu postulo kaj enhavis ofendajn vortojn por anoj de la IIa. Sed ni pripensu, ke nia SAT-movado estas ankoraŭ tro juna kaj la verkemuloj estas ne jam tiom kapablaj kiel ni deziras; krom tio kelkaj kamaradoj rigardas SAT kiel perilo por unu sola proletaria partio. Kiam ni estos samverkemaj montrante la limojn de «necesa kritiko», tiam iom post iom estos ĉiuj artikoloj tiaj, ke ili montros bildojn rigardataj de iu certa vidpunkto kaj donos ideojn el certa konvinko neofendante iujn ajn aliajn, sed nur konkurante kun aliaj. K.doj leginte artikolojn, kiuj ne estas skribitaj en la efektiva senco de unueca proletaria esp.-movado, sendu ilin kun kritikoj, por ke ni ricevu la opiniojn viajn kaj ne prijuĝu la aferon nur laŭ niaj. Ni ne estu revuloj, ni estu agemuloj memorante la frazon: «La proletaria klaso povos liberigi sin nur per propraj fortoj kaj agoj!»

Por la provizora IIa faka komitato: Konrad Deubler, München, Arcis-str. 48/2. r. Germanlando.

Klarigo¹)

Ĉar hazarde malaperis el la lasta paĝo de «Sennaciulo» n.o 12, la vorto: Reklamado, mi volas sciigi al la k.doj antaŭ kiuj mi estas respondeca, ke mi pagis por la enmeto de la «Alvoko al la liberecanaro», laŭ la tarifo de la reklamado, t. e. 55 frankoj.

J. M. Esperanto.

  1. Necesas aldoni al la «Klarigo» de k.do J. M. jenan . . . . . klarigeton: Nia k.do unue petis, ke ni enmetu tiun anoncon senpage, samkiel ni jam faris por la alvoko de k.do Deubler al la anoj de la IIa Internacio (n.o 3) kaj por tiuj de k.do Bässler al la komunistoj. Ni rimarkigis al J. M., ke lia alvoko celas fondon de aparta organizajo kaj tute ne similas la jam publikitajn alvokojn. Ni aldonis, ke se temus pri alvoko al la anarkistoj por ke ili fake laboru en SAT, kiel la socialistoj kaj komunistoj, ni volonte enmetus ĝin.

Tial ke li ne volis rezigni pri fondo de aparta organizajo, nia k.do J. M. denove petis, ke ni enmetu lian alvokon kiel anoncon, preskaŭ kulpigante nin pri malemo akcepti tion, kion sendas la anarkistoj. Sekve, por montri nian konsentemon kaj nefanatikecon, ni akceptis la anoncon. Cetere, k.do J. M. asertis al ni, ke la iniciatantoj de tiu fondota organizajo ne celas malutili al SAT. Ni volas esperi, ke nia k.do pravas kaj sincere parolis.

E. L.

Kun n.o 15 resp. per div. lokaj perantoj estas dissendita la voĉdonmaterialo por ĝenerala referendumo de la aktivaj membroj de SAT. Kiu ne ricevis, postulu ĝin ĉe ADMINISTRACIO.

[REKLAMO p.8] [BILDO p.8 | 55,80,93,86] Granda ornama titolo «ESPERANTIO» en dika dekoracia tiparo. ESPERANTIO — monata 16-paĝa enhavriĉa kaj bonege ilustrita esper. revuo por socia kaj arta vivo, literaturo, scienco, sporto, filatelio, humoro ktp. — 10 numeroj kostas 4.— ormk., 5.— sv. fr., 1 dol. aŭ egalvaloro. — P. Hitrov, Berlin-Charlottenburg 2, Fach 18.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4 50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 17, 22 de gener de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 8,6,85,27] Kaplinio de la gazeto: ornama titolo «SENNACIULO» sub kadro kun la slogano «ESPERANTO je la servo de la tutmonda PROLETARO», en la mezo kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», kaj sube la linio «Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda» inter steletoj.

1-a Jaro, N.ro 17 — APERAS SEMAJNE — 22. Januaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO

SENNACIULO

Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

| Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz |

Roza Luksemburg kaj V. I. Lenin kiel teoriuloj de laborista movado

Ke Lenin kaj Roza Luksemburg, same kiel Karl Libkneĥt, estis per ĉiuj fibroj de sia esteco homoj de ago, plenaj je batalemo, tio estas fakto al ĉiuj konata. Ankaŭ ilia morto tion atestas: Karl Libkneĥt kaj Roza Luksemburg falis sub la frapoj kaj pafoj de kontraŭ-revolucia murdistaro; Lenin mortis pro troa senfortiĝo post nelacigebla laborado je la servo de la proletaria revolucio.

Ĉiuj SAT-anoj devus memorsoleni la datrevenon de ilia morto, ĉar, kia ajn estas la politika diferenco inter tiuj mortintoj kaj aliaj tendencoj de la laborista movado: ni ne forgesu, ke en momento, kiam la tuta mondo per flagraj militflamoj ekbrulis kaj kiam tiom da internaciistoj subite ekfariĝis furiozaj ŝovinistoj, ili preskaŭ solaj, starante kontraŭ klasan malamikon senkompatan, heroe kaj senhezite komencis la batalon por la rekunligo internacia de la proletariaro, de profundaj tranĉeoj ekdisigita. SAT-ano, revolucia, sennacia proletario, kia ajn estas lia politika partio en la kontraŭburĝa batalo, ne povas rifuzi memorhonori homojn, kiuj depost la unua komenco de la milito imperialista ekorganizis batalegon kontraŭ la kapitalista buĉado.

Roza Luksemburg kaj Lenin estas la plej grandaj teoriuloj de la laborista movado depost la morto de Karl Marks kaj de Frederik Engels. Ĉiuj aliaj posteuloj de la du kreintoj de l’socialismo scienca estis pli-malpli bonaj popularigistoj de la marksista teorio, sed ili ne kreis ion novan; ili klarigis, kelkfoje eĉ pliperfektigis la admirindan konstruaĵon, kiun Marks kaj Engels al ni estis postlasintaj. Nur Lenin kaj Roza Luksemburg alkonstruis novajn flankaĵojn al la Marksa teoriaro; nur ili daŭrigis la verkon de la grandaj majstroj, aplikante la marksan teorion sur la epokon de kapitalismo apogeanta je imperialismo.

Marks kaj Engels al ni donis plej konkretan kaj precizan analizon de kapitalistaj produktadordo kaj socio. Ili vaste klarigis la devenon de la kapitalista profito, la kondiĉojn kaj leĝojn, kiuj regas la kapitalistan produktadon kaj reproduktadon, la sekreton de la ekspluatado de la salajruloj, kaj el tio ili tiris nombron da konkludoj por la taktiko kaj politiko de la proletariaro en la klasbatalo.

Sed depost la morto de Marks (1883) kaj de Engels (1896), la trajtoj de l’kapitalismo pli kaj pli ŝanĝiĝis. Alvenis la epoko de l’ imperialismo, kiun nek Marks nek Engels estis konintaj. Anstataŭ la «malpeza» industrio — produktado de teksaĵoj kaj ĝenerale de konsumaĵoj ĉiuspecaj — la «peza» industrio, t. e. la fabrikado de produktiloj, de maŝinoj pli kaj pli grandegaj, la elfosado de karbo kaj de aliaj minaĵoj, la uzado pli kaj pli ĝenerala de nafto kaj de petrolo en la industrio, fariĝis la branĉo ĉefa kaj senkonteste direktanta de la kapitalista ekonomio. La organizaĵoj de la kapitalistoj: trustoj, karteloj, koncernoj, unuvorte la monopolismo komencis superregi en gigantaj dimensioj la tutan produktad- kaj distribusistemon. Samtempe la tendenco de la kapitalismo al pliampleksiĝo ekkoliziis kontraŭ nevenkeblan baron: la tero jam estis dispartigita inter la diversaj grandaj potencoj kapitalistaj; novaj kolonioj ne estis plu akireblaj; por havigi al si novajn teritoriojn por ekspluatado, por malfermo de merkatoj kaj por lokigi kapitalojn, ne estis plu eble okupi sendefendan, ĝis nun ne ekposeditan regionon, sed fariĝis necese, ĝin konkiri, per milito kontraŭ aliaj kapitalistaj ŝtatoj ĝin posedantaj aŭ dezirantaj. Kaj la ekspluatado de la kolonioj donis al la imperialista burĝaro la eblon, eltiri grandegajn kromprofitojn el la kolonioj kaj evoluigi ankoraŭ pli rapide la grandindustrian produktadon.

Vidante tian evolucion, multe da socialistoj komencis dubi pri la praveco de la Marksa teorio. Marks kaj Engels estis antaŭvidintaj renversiĝon de la kapitalista socio, revoluciemiĝon grandiĝantan de la laboristaro, pliakriĝon de la klasbatalo: anstataŭ ĉio tio, oni konstatis je la komenco de la XXa jarcento plifortiĝon de la kapitalismo, gigantan evolucion de la produkciaj fortoj, alkutimiĝon pli kaj pli senteblan de grandaj partoj de la proletariaro al la vivo en la sino de l’kapitalismo, plimildiĝon de la klasaj kontraŭecoj. Ĉu tio ne pruvis, ke Marks kaj Engels eraris, ke proletaria revolucio estis utopiaĵo, ke klasbatalo estis iluzio?

Tiam nur malmulte da socialistoj restis fidelaj al la revolucia marksismo. En la Internacio socialista, Lenin kaj Roza Luksemburg defendis la pravecon de la Marksa vidpunkto malgraŭ ĉiaj ŝajnaj pruvoj. Ili rigardis ne nur la trompan eksteraĵon de la faktoj, sed la faktojn mem.

Roza Luksemburg plenumis la plej gigantan teorian verkon depost la morto de Frederik Engels. Ŝi elmontris en sia eterne fama «Akumulado de la Kapitalo», ke malgraŭ ĉio, la kapitalismo estis alvenanta al sia historia baro, al la sojlo de sia morto; ke la imperialista epoko al la burĝa socio havigas nedaŭran prosperon; ke tiu prospero malaperos per la manko de liberaj regionoj nekapitalistaj sur la terglobo; ke la batalado por la akiro de la restaĵoj de nekapitalistaj merkatoj puŝas la kapitalistan socion neeviteble al imperialistaj militoj; ke tiuj militoj pliakrigos la

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

klasajn kontraŭecojn, plifortigos la klasbatalon, ĵetegos la proletariaron en senfinan mizeron kaj pereon, el kiuj nure la Revolucio povos ĝin savi. Per tiu verko, kiu estas efektiva daŭrigo de la ĉefverko de Karl Marks, «Kapitalo», Roza Luksemburg por ĉiam konkiris lokon en la unua rango de la postmarksa marksismo. Jam en 1900, ŝi pruvis, ke eĉ la trustiĝo kaj la pli kaj pli firmaj organizo kaj interligiteco de la kapitalistaj entreprenoj ne forigas la anarĥion de la kapitalista produktado, sed ĝin reproduktas sur pli alta kaj vasta skalo. Ŝi montris sur la bazo de la valorleĝo de Marks, ke en kapitalista socio, pure sindikata agado kaj reformpolitiko neniam povas doni al la laboristaro iom post iom salajron egalan al la valoro de ĝia tuta produktaĵo, sekve neniam povas forigi la kapitalistan sistemon mem.

Lenin analizis la internan strukturon de la kapitalista socio en la periodo de imperialismo. Li elmontris, ke la indiferentiĝo de partoj de la laborista klaso rilate al la klasbatalo estis fatala, sed nedaŭra fakto. La ekspluatado de la kolonioj permesis al la kapitalistaro de la imperialistaj ŝtatoj, akiri en la kolonioj grasajn kromprofitojn, tiel ke ili ne bezonis ĝissange ekspluati la proletariojn de la kapitalistaj ŝtatoj. Dank’ al tiuj kromprofitoj, ili sukcesis interesigi parton de la kapitallanda laboristaro al la imperialista politiko kaj al la kolonieksplu­atado. Tiamaniere per ĝusta uzado de la Marksa teorio, Lenin komprenebligas la fakton, ke je la komenco de la milito grandaj amasoj da laboristoj aprobis la militeman politikon de siaj burĝaj registaroj.¹) Bazante sin sur la detruminaco de l’kapitalismo kontraŭ la koloniaj popoloj, kiuj fariĝis unuarangaj faktoroj revoluciaj, Lenin starigis la lozungon de la komuna batalado de l’ proletariaro industria kun la koloniaj popoloj subpremataj kontraŭ la burĝa tiraneco. Lenin konkludas el la monopolista karaktero de la lastepoka kapitalismo, kiu ekspluatas ĉiujn klasojn de la moderna socio, ke la proletariaro devas serĉi kunbatalantojn ankaŭ en la kamparanaro. La kunligo de ĉiuj revoluciaj fortoj en la momento de la superega krizo de l’kapitalista sistemo al li ŝajnis plej necesa. Ke tiu krizo alproksimiĝis malgraŭ la klasharmoniaj iluzioj de certaj imperialismemaj socialistoj — ne nur teorie ĝin elmontris Lenin kaj Roza Luksemburg, sed la eksplodo de la mondmilito en 1914 ĝin praktike pruvis. For estis la iluzioj pri mildiĝo de la klasaj antagonismoj, for estis la utopioj pri malapero de la klasbatalo, de perpaca alveno al socialismo! La kapitalistaj hienoj tenis la laboristan klason firme ĉe la gorĝo kaj per senindulgaj batoj ĝin instruis, ke necesas perforto por liberiĝi de perforto.

Roza Luksemburg estis mortigita sur la sojlo de la nova mondo, kiun konstruos la proletariaro. Lenin penetris en ĝin kaj gvidis la unuajn paŝojn de la venkinta laboristaro. Li restarigis la Marksan teorion pri la ŝtato, kiel subpremilo de reganta klaso, teorion, kiun la socialista movado estis forgesinta depost Marks kaj Engels. Kaj per la turno de la direktilo de la rusa politiko en 1922, per la Nova Ekonomia Politiko (NEP), li donis vivantan pravigon historian al la teorio marksista de la historia materialismo.

Jam ses jaroj pasis depost la mortigo de Roza Luksemburg, jam unu jaro depost la morto de Lenin. Ilia malapero malfermas disstarantan malplenaĵon en la vicoj de la revolucia, marksista teoriularo de la laborista movado. Ilia morto forprenis al la laborista klaso la plej geniajn cerbojn depost Karl Marks kaj Frederik Engels.

L. Revo.

  1. El tiu socia disiĝo de la laboristaro li konkludis, ke estas necese starigi firmdiscipline organizitan partion revolucian de l’ proletariaro, por kontraŭbatali senindulge ĉiujn teoriajn kaj praktikajn erarojn enportatajn en la laboristan movadon de la partoj de l’ proletariaro profitantaj dank’ al la kromprofitoj de la kolonioj.

Imperialismaj kulisoj de ĉiniaj okazantaĵoj

A. Kantoroviĉ

IV

Sur la bazo de la supre klarigita¹), ni povas veni al la analizo de l’ alilandaj faktoroj en la ĵus finiĝinta fazo de ĉina interna lukto. Post sia malvenko en la jaro 1922 Ĉjan-Czo-Lin estis pene fortiĝanta kaj armiĝanta sub japana defendo kaj kun japana akcelo. Duaflanke Ameriko, celante forpeli Japanion el ĝia ĉefa apogejo — Manĝurio, instigis pekinan registaron unuigi la landon kaj finvenki la landekstremajn ribelantojn. Konflikto estis kreskonta neeviteble, komenciĝo de militagoj estis ĝia natura finaĵo.

De la komenco mem de la milito Japanio malkaŝe subtenis Ĉjan-Czo-Lin’on. Al li estis permesite transveturigi militistarojn laŭ Sud-Manĝuria Fervojo, oni lin provizis el Japanio per mono, provizaĵoj kaj nutraĵaro. En dajrenaj dokoj estis instalataj por li militistaj ŝipoj. Eĉ pli: ekstremaj rondoj de japana militarismo postulis rektan enmiksiĝon de Japanio en la militon — «por defendo de specialaj rajtoj kaj interesoj ĝiaj en Manĝurio kaj Mongolio.» Argumentoj por kaj kontraŭ tiu-ĉi interveno ĉiutage estis diskutataj en ĉiuj japanaj ĵurnaloj kaj ĝenerale observantoj konstatis, ke de la tempo de rus-japana milito de 1904 en Japanio ne estis tia ekscito («Far Eastern Times» 12. X.). La registaro ĝis certa tempo daŭrigis deklari — kun kelkaj aludoj pri la samaj specialaj rajtoj en Manĝurio kaj Mongolio — pri sia neŭtraleco, ĉar Japanio konsideris, ke interveno povis plirapidigi la konflikton kun Ameriko kaj elvoki la saman rektan kontraŭ-intervenon de Ameriko kaj Anglio, kies rezultojn estus malfacile antaŭvidi. Sed la pozicio de Japanio kaj la lingvo de japana gazetaro estigis neniajn dubojn nek pri ĝiaj simpatioj nek pri tio, ke en la okazo de malvenko de Ĉjan-Czo-Lin ĝi haltigos atakon de ĉjiliaj militistaroj ĉe enirejo de Manĝurio.

La situacio de U-Pej-Fu, se oni atentos realan forton kaj influon de Japanio, estis tiamaniere de la komenco mem treege profita. Baldaŭ jam klariĝis, ke angla-amerika subteno de ĉjilianoj tute ne estas tiel aktiva, kiel oni povis opinii pli frue. Dum Ĉjan-Czo-Lin havis sufiĉe da mono por militi, U-Pej-Fu de la unua momento komencis suferi financan krizon. Liaj militistaroj ekestis en malbona materiala stato: ilin oni ne nutris kaj ne provizis, oni ilin ne salajris. Nome per tiuj ĉi cirkonstancoj Fin-Juj-Sjan klarigis sian perfidon al ĉjilia partio. Cetere, ĉu indas paroli, ke Japanio ankaŭ senpere partoprenis en ĉi-afero? (La tuta historio de la renverso estis antaŭdirita en japanaj ĵurnaloj antaŭ unu kaj du semajnoj ĝis kiam ĝi estis okazinta.)

V.

La venko de Ĉjan-Czo-Lin kaj de liaj alianculoj kaj prezidantigo de anjfuano Tuan-Ĉi-Ĝu signifas seriozan venkon de Japanio en tutĉinia skalo kaj same seriozan malvenkon de Ameriko. Anstataŭ forigi per la manoj de U-Pej-Fu Japanion kaj malfermi por sia kapitalo larĝajn «malfermitajn pordojn» en Norda Ĉinio, Ameriko kaj Anglio troviĝas antaŭ la perspektivo de nova epoko de eksterordinara japana influo ne nur en la landekstremaĵo, sed ankaŭ en la centro de Ĉinio. Dank’ al tiu influo la militist-politika potenco de Japanio ekkreskos kaj japana kapitalo en la lukto pro Ĉinio troviĝos en speciale favoraj kondiĉoj kaj per tio ĝi fariĝos ankoraŭ pli danĝera por siaj konkurantoj.

Estas memkompreneble, ke nek Anglio nek precipe Ameriko povas paciĝi kun tiu-ĉi aferstato (koncerne Francion — ĝi mem havas apartajn lokajn interesojn en sudo de Ĉinio — en Junkano) kaj tial li ne estas tro emaj al la principo de «malfermitaj pordoj». La malvenko kondukos nur al plifortigo de ilia aktiveco en Ĉinio. Restas ekscii, kiun

  1. vidi n.o 16.

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

nome ili elektos, kiel sian ilon — U-Pej-Fu’on, kiu ja ne foriros tute for de la scenejo aŭ iun el novaj homoj. Tiel aŭ aliel — la lukto estos daŭranta… super la faligita korpo de ĉina popolo.

El la rusa trad. S. Ŝabarin.

Travivaĵoj en Budapest

Reveninte de Budapesto al mi estas nun eble skribi pri la vivado tiea. De tie mi ne kuraĝis, ĉar mi ne volis esti enkarcerigita en hungara kaptitejo kiel okazis al filo de iu germana direktoro, sciiginte siajn gepatrojn, kiel plaĉas al li la restado en la hungara ĉefurbo. Ĉiuj leteroj, kartoj, presaĵoj, entute ĉiaj poŝtaĵoj estas cenzurataj, kaj oni ankaŭ trovis la koncernan leteron de la direktorfilo. Tuj la polico venis al lia laborejo kaj enkarcerigis lin. Poste, oni rakontis, ke li estis vundbatita de la policanoj. Multon li devis suferi, multon lia patro devis pagi, antaŭ ol li estis liberigita kaj ĉio nur okazis, ĉar li skribis la veron; li estis akuzita pro land- kaj policofendo kaj similaj «krimoj».

Mi veturis Hungarion tra Bavario kaj Aŭstrio kaj jam je la limkontrolejo mi rimarkis ke blovas tute alia vento, t. e. oni kontrolis la pasportojn, pakaĵojn kaj eĉ la homojn pli akurate ol ĉe la limo Germanio-Aŭstrio. Dum la veturado malantaŭ la hungara limo mi kelkfoje provis sendi telegramon al mia korespondanto, kies adreson mi trovis en la SAT-jarlibro, kiun mi estis petinta, informi min pri la vivkondiĉoj kaj la aliaj necesaj sciindaĵoj. Ĉiufoje mi malsukcesis, ĉar mi ne scipovis skribi ĝin hungare, spite oni komprenis min, donante al mi germanlingvan respondon. Sola mi estis tial je la stacidomo en Budapesto, kaj post kelkaj penadoj mi trovis hotelon, kie mi povis ripozi de mia 35 hora vojaĝo. Matene je la 9a mi vekiĝis, petis la kelneron telefoni al la firmo kiu dungis min kaj ricevis la proponon uzi fiakron. La pakaĵportisto ekspedis mian pakaĵon en ĝin, mi sekvis kaj havis belan veturadon interesan tra la plej distingaj kvartaloj de Budapesto. Sed mi ne povis vidi multon; mia tuta atento estis kaptita de la veturigisto. Po ĉiuj 2—300 metrojn la rimeno de la vipo klaĉis senkompateme sur la dorson de la ĉevalo, kiu sufiĉe rapide formovis la fiakron. La turmentado konstanta malpaciencigis min tiom, ke mi meditis, ĉu mi devus diri al la veturigisto, ke li haltu kaj mi uzu alian, ĉu mi komprenigu lin, ke mi ne estas kutiminta vidi tian senĉesan turmentadon senefikan, ke tia agado ne estas inda je homo, kiu sin nomas «civilizita». Tre kontenta mi tial estis, kiam ni haltis antaŭ la fabriko, kaj mi povis forlasi la veturilon.

Post la anonco tie kaj ĉe polico mi havis sufiĉan tempon por viziti kamaradon fidindan, kies adreson mi ricevis per nia bone kaj akurate funkcianta administrejo. Sed mi lin ne renkontis. Lia frato helpeme akompanis min por serĉi loĝejon. Ni atingis post nelonge alian straton, je kies kruciĝo troviĝis ligna stratvendejeto, kiu estis plene gluita per manskribitaj anoncetoj plej diversaj. Tuj ni notis kelkajn adresojn; ni iris eble kvin minutojn, la kamarado ekstaris antaŭ dometo kies tegmento estis tiom riparenda, ke mi tute ne volis kredi, ke homoj loĝus en ĝi. Ni eniris la korton, la antaŭlasta pordo estis la de ni serĉita. Dufoje ni frapis ĝin, antaŭ ol oni malfermis; hungare diris mia akompananto nian deziron, kaj la vidvino petis enveni. Malbonodoro preskaŭ sufokis nin, pro malhelo ni vidis nenion (ni venis el hela sunbrilado). La vidvino faris grandan paroladon, kaj miaj okuloj iom post iom alkutimiĝis al la malhelo, ekkonis mallarĝan ejon, kies spaco estis plenigita per du malpuregaj litoj, malgranda forno kaj kesto, laŭŝajne anstataŭante la tablon. Kiam ni elestis, la k.do resumis la paroladon jene: la vidvino ne plu kapabla labori iel ajn pro maljuneco, trovas siajn vivbezonaĵojn per la luigado de la dua lito, en kiu ofte dormis kune dum monatoj, eĉ kvaronjaroj du personoj. Kostoj posemajne 50 miloj da kronoj hungaraj. Alia bildo: Kelo malseka, 6 malgrandaj infanoj preskaŭ nur kovritaj per ĉifonoj, la plej maljuna knabo purigas la plej junan kiu sidas en ĉifonita ĉemizeto sur la cementa planko. La patrino estis en laborejo; kie estis la patro, ni ne povis sciiĝi, la infanoj mem ne sciis, kaj la solan liton oni intencis doni al fremdulo, por ke ĉiuj infanoj almenaŭ ricevu la necesan panon. La tria estis en proksimo de fabriko; sur la antaŭa domo estis kvin- aŭ sesfoje anoncite, ke dormejo estas luebla; ni demandis laboriston, kiu staris antaŭ la pordo fumante sian longan pipon. Li diris: «Tio ne plaĉos al vi, tion mi scias. Germanoj neniam loĝas en tiaj malbonaj domoj. Dum la milito longtempe mi vivis en Germanio kiel vundito. Tamen, eniru por konvinki vin, la sepa pordo dekstre estas la loĝejo». Ni frapis ĉe la koncerna pordo kaj eniris. Varmega vaporo miksita kun malbonodorego kaj fumo ĉirkaŭis nin. Maldekstre en la kontraŭa angulo ia grizaĵo nedifinebla, ĉu ĝi estas putrantaj ĉifonoj, ŝlimo aŭ io alia. Rekte kontraŭ ni, laŭ la helaj radioj, la forno aŭ alia fajrujo. La posedantino de tiu ĉi «loĝejo» irigas nin en apudan ĉambreton. En la mezo forneto, maldekstre de ĝi sep litoj, dekstre kvin — preskaŭ ne imageble, ke tri personoj samtempe povas esti starante en neokupita spaco, ĉar laŭlonge la pordon je la alia flanko staris la lito de la mastrino kaj tableto sur kiu troviĝis ŝajne la manĝaĵo por kvin tie dormantaj, kiuj sidis laŭ ebleco en siaj litoj. La mastrino klarigis al ni, ke ĉiuj 12 litoj estas okupitaj; tamen ŝi povus havigi ankoraŭ dormokazon por ni ambaŭ; ja eĉ 16ope ili dormis en la ĉambreto, krom ŝi! Ŝi sola meze inter 16 viroj. Mi ne volis kredi, kaj la kamarado demandis trifoje kaj ŝi ricevis ĉiufoje la jesigon pri tio! Nun imagu: La litoj staras plej dense unu ĉe la alia, ne lasante spacon inter la du longaj muroj; unu enloĝanto devas superpaŝi la alian, kiam li havis la «feliĉon» ricevi dormokazon. Unu lito kostis 17 mil kronojn. Mi mem post kelkaj minutoj, kiam mi jam estis sur la strato, ne konsciis, ĉu tio estis vero, ĉu mi vidis tion mem per miaj okuloj aŭ ĉu nur image kaŭzis tion la vaporo kaj malbonodorego! La k.do ankaŭ ĝis nun ne vidis tian loĝejon; sed ĝi ekzistis antaŭ ¼ jaro kaj ekzistas verŝajne ankoraŭ hodiaŭ en Buda¹) Zsigmond-ter.

En la fabrikoj la laboristoj estas same ekspluatataj kiel en Germanio, sed ili ne havas preskaŭ fabrik-sovetojn, kaj pli malmulte da rajtoj; decidi pri [?] laborkomenco kaj -fino ili tute ne rajtas. Sed despli multe la laboristaro, precipe en fabrikoj kie estas okupataj prefere inaj laboristoj, estas titulata per ĉiuspecaj bestnomoj. La salajroj eĉ ne sufiĉas por la plej simplaj vivnecesaĵoj; laboristino okupata en la sama fabriko kiel mi, foje diris al mi tute senhonte, ke ŝi, kiam ŝi havas okazon, vendas sin mem por mono, se la amsoifanta voluptulo donacas al ŝi sufiĉe grandan sumon. Klarige ŝi aldonis, ke la perlabora salajro estas tro malmulta por aĉeti vestaĵon, pagi la luprezon ktp., ja, ĝi eĉ estas tro malmulta por povi aĉeti tutan dumsemajnan manĝaĵon, spite ke ĝi konsistas plej multe nur el pano, papriko, iomete da lardo kaj dumsomere multe da melonoj, kiujn oni volonte manĝas pro ilia malvarm-enhavo. La junaj laboristinoj, aĉetinte ekster la fabriko manĝaĵojn, ĉiufoje antaŭ sia foriro estis traserĉataj kaj ĉirkaŭpalpataj sur la tuta korpo, por ke ili ne povu — ŝteli ion. Antaŭ la vespera foriro ĉiuj laboristinoj devis elpreni globeton el malvasta saketo; ti-kiu nun havis la ŝancon, ekkapti helan, devis toleri, ke post la vestiĝo ŝi estis traserĉata kaj ĉirkaŭpalpata, sed ti-kiuj devis montri nigran, devis senvestigi sin en apuda ejo ĝis la ĉemizo, kie ili eĉ devas demeti (ne ĉiufoje) la ŝtrumpojn, ĉar povus esti, ke eble iu sub la propraj portus ŝtelitajn. Kaj tio tamen okazis. Mi persone vidis ke pro kelkaj paroj da ŝtrumpoj multaj policanoj estis penadigitaj fiksi kiom kaj kiamaniere ili estis elport-

  1. Buda estas la malnova parto de Budapest, kiu nomo signifas du urbojn.

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

itaj. Kompreneble oni maldungis la «krimulinon kontraŭ la sankta propraĵo» kaj certe ankaŭ ŝin punis. La verajn kulpulojn — ti-kiuj ne pagis al la laboristino almenaŭ tiom, ke ŝi minimume povis aĉeti la plej necesan manĝaĵon — la polico helpis plej volonte. Ja, kiu iomete konas la hungaran policon, certe ne miras pri tio. Mi havis okazon observi ĝian justecon. Peze ŝarĝita veturilo formovita de du malgrasaj ĉevaloj, montsupreniris krutan vojon. Post mallonga veturo la ĉevaloj ne plu povis tiri. Miamemore ĉeestis kvin viroj; sed anstataŭ ili helpis puŝi, ili prenis de la veturilo metrolongajn pecojn da ligno, kaj kvinope ili batis la bestojn, ke mi efektive devis deturni min, — mia koro ne plu funkciis. Mi foriris; ĉe la angulo de krucstrato aldirektiĝis policano kaj tuj intencis iri kontraŭan direkton, kiam li ekvidis ĉi tiun bildon. Mian laborkamaradon (li parolis iomete germane) mi instigis, diri al la policano, ke li konstatu la nomojn de la estaĵoj, malindaj nomi sin «homoj». Sed neniu kredu, ke tio okazis. Li iris pli proksime kaj — foririgis la observemulojn por ke la veturigisto kaj liaj helpantoj pli bone povu malbontrakti la bestojn. Je mia demando al mia akompananto, kion faris la policano, li respondis: «Ĉu vi ne povas kompreni tion; tion do komprenas la plej juna infano. Li senhomigas la straton, la aliaj pro tio pli rapide estos sur la monto kaj li mem, la policano, post tio ricevos «ion» pro sia helpo. Mi jam antaŭe sciis, ke ni ne povus sukcesi». Dumvoje li konsilis al mi, neniel atentigi ĉe samaj okazoj iun ajn, alie povus esti, ke mi mem estus foje la punoto. Hodiaŭ mi plene estas konvinkita, ke facile tio povas esti. Matene, irinte al la fabriko mi observis, kiel la policanoj venis kun pridubindaj inoj de la kamparvojoj al la gardejo en la ,Pusztaseri-ut’; ofte mi vidis, kiel ili ricevis fruktojn je la foiro (Lajos-utca), diversajn trinkaĵojn en gastejoj. Antaŭmilite oni miris pri rusa koruptsistemo. Hungaraj laboristoj mem asertis, ke estas la samo en Hungario. Nur mallongan tempon mi estis en la lando de «Horty», tamen multe da leteroj mi ne ricevis, same la alia germana kunlaboranto. Ti-kiuj alvenis, plej multe estis malfermitaj de la cenzuristoj, kiuj laŭ asertoj de la hungara registaro ne ekzistas! Ĉiu el eksterlando veninta gazeto titolita iel kiel «laborista» jam instigas observi la koncernan ricevinton. Tio almenaŭ estis tre suspektinda, kaj ĉiu nigre presita kvinpinta stelo komunistinsigno! Sed nian «S.R.» mi tamen ĉiam regule povis legi, kvankam estis iomete pli malfrue, spite ĝia malpermeso! Ofte vizitis la polico la esperantajn kunvenojn kaj ekzercadojn, ili ofte estis pli multaj ol la ĉeestantoj (Dohany-utca). La politikaj kunvenoj pro tio devas esti antaŭe anoncitaj. Aliloke ili ne estas tiom observemaj: Kiam estis foiro, anseroj, anasoj, kokoj kaj ties idoj kuŝis vivaj kun kunligitaj piedoj kaj flugiloj sur la varmega pavimo en plena suno dum la tuta tago, plejofte sen akvo. Buĉistoj vendis en siaj lignobutikoj viandon parte jam malbonodoretantan, plenan de malpuraĵo, kiun la vento flugigis sur la pendigitajn viandpecojn, ĉirkaŭitajn de multe da muŝoj. Al tio ili ŝajne ne povis kontraŭi.

Vojaĝemulo.

«Marksismo ne estas pacigebla kun naciismo, se eĉ tiu estas pleje «justa», «pura», delikata, civilizita. Marksismo proponas anstataŭ ĉia naciismo — internaciismon, kunfandiĝon de ĉiuj nacioj en supera unueco, kiu kreskas antaŭ niaj okuloj kun ĉiu kilometro da fervojo, kun ĉiu internacia trusto, kun ĉiu (internacia laŭ sia ekonomia agado kaj poste ankaŭ laŭ siaj ideoj, laŭ sia celado) laborista unuiĝo.

La principo de nacieco estas historie neevitebla en la burĝa socio, kaj, konsiderante tiun ĉi socion, marksisto plene agnoskas historian laŭleĝecon de naciaj movadoj. Sed por ke tiu agnosko ne transformiĝu en apologion de naciismo, necesas ke ĝi estu limigata plej severe per tio, kio estas nur progresiva en ĉi movadoj, — por ke tiu agnosko ne alportu malklarigon de l’ proleta konscio per burĝa ideologio.» Lenin.

La ekskarcerigitoj en Leipzig

En la tempojn de la Bavara soveta respubliko (en 1919), la sola, kiu stariĝis dum kelktempo en Germanio kaj donis ekzemplon pri farendo al germ. laboristaro, kondukis nin paroladoj de k.doj Sauber, Olschewsky kaj Erich Mühsam, la amnestitaj bavaraj sovetrespublikanoj, akceptitaj en Leipziga stacidomo de miloj da proletoj kaj parolantaj sub aŭspicioj de «Ruĝa Helpo» por la politika amnestio, kiel ili faris kaj faros en multaj urboj kaj urbetoj de Germanio. Ili ankaŭ senkaŝe esprimis sian seniluziiĝon pri la fakto, ke ne la proletaro mem en venkbatalo revolucia perfortis ilian liberiĝon el karcero, sed nur «komplezema» dekreto de nuna burĝa registaro. «Tio estas signo, ke la nuna reĝimo ankoraŭ sentas sin sufiĉe forta, por povi liberigi nin ne timante danĝeron por si dank’ al la indiferento kaj malkonscieco de grandaj proletaj masoj, kiujn okazintaĵoj de 6 pasintaj jaroj ne revoluciigis, kontraŭe — malrevoluciigis. Tiun fakton de enkarcerigo de la plej bonaj kaj sindonemaj proletaraj batalantoj (7000) ne estus tolerinta la proletaro eĉ antaŭ milito, eĉ en tempoj de monarkio. Sed hodiaŭ — en t. n. demokrata respubliko, ĝi toleras tiun staton.» — La k.doj ankaŭ rakontis pri suferoj eltenitaj multfoje en karcero (t. n. «fortikaĵa aresto»), pri malsatstrikoj, ĉikanoj ĉiuspecaj ktp., kaj dokumentis per sia sinteno, ke ili ne unu peceton fordonis de sia revolucia pensmaniero. Menciataj estu ankoraŭ la paroloj de k.do Mühsam pri la unueco de revolucia movado, kiujn li faris aludante la ĉeeston de anarkista junularo en ĉambrego: «Neniam okazu, — mi esperas, — ke foje la ruĝa kaj la nigra (anark.) standardoj staru unu kontraŭ la alia, sed ĉiam batalu kune kontraŭ la komuna malamiko!»

SAT-raporto Leipzig.

DIVERSAĴOJ

Pri seksedukado

La feministaj grupoj de la ruĝa franca geinstruistaro petas oficiale servon de SAT por la jena grava enketo. Kamaradoj vi ĉiuj respondu detale!

  1. Ĉu seksedukadon oni donas en vialandaj lernejoj?

  2. Se jes — kiel oni konceptas ĝin — a) en la popola lernejo — b) en realaj, mezaj kaj superaj lernejoj. Priskribu la metodojn. Listigu la uzatajn librojn kun adresoj de l’ eldonistoj se eble.

  3. Se ne — kiuj izolaj provoj de seksedukado estas de vi konataj? Kie kaj kiel ili okazis? Sintenado de la registaro en la problemo de sekseduko? Debatoj en la Parlamento? Provoj por tiusencen [?] plivastigi la instruprogramojn?

Bonvole respondu al: K.ino *Adrienne Montégudet — Jalesches par Clugnat (Creuse).*¹)

Interŝanĝo de studentoj

Franca familio deziras sendi sian filon 19-jaran en anglan familion (ne Londono mem) por ke li perfektiĝu anglalingve. Interŝanĝe ĝi gastigos unu jaron junan anglon en la belega urbeto Saint-Germain-en-Laye apud Parizo (20 km). La junulo ĝuos apartan ĉambron, senkostan komfortan nutraĵon, familian vivon. Tolaĵoj estos lavataj kaj ĉio prizorgata. Li povos viziti gimnazion, reallernejon, muziklernejon, belegan mondkonatan kastelon kaj eĉ frekventi la porfremdulajn kursojn en la Sorbono (Parizo). Anglaj gekamaradoj peru per esperanto la interŝanĝon kaj respondu al: M. Boubou, 96, rue St. Marceau — Orléans (Francio).

TRA LA KLASBATALO

Laŭ lastaj sciigoj en Ŝanhaj eksplodis novaj bataloj, kiuj eĉ tuŝe atingis la francan kvartalon.

En Jugoslavio la persekutoj kontraŭ anoj de Radiĉpartio daŭras. I. a. oni kaptis 18-jaran filon de Radiĉ. Tamen laŭ ĵusa informo oni intencas liberigi Radiĉ.

  1. jan. en Germanio ankoraŭ ne estas kungluita nova regpova registaro kiel rezultaĵo de lastaj parlamentbalotoj, malgraŭ egaj klopodoj.

La malkovroj en la granda korupt-skandalo Barmat-Kutisker («koncerno» de milit- k. revoluci-profituloj) rezultigas jam nun intimajn rilatojn de la arestitoj kun anoj de germ. regna parlamento Kune kun la proceso de la polica spiono k. amasbuĉisto Haarmann en Hannover kaj la revindika proceso de la regna prez. Ebert kontraŭ «landperfida» akuzo tio donas plej karakterizan ilustraĵon pri la nuna aferstato en respublika Germanio.

  1. La gekamaradoj interesataj pri tiu demando rilate al postuloj de francaj instruistinoj sindikalistaj petu franclingvan raporton de la nomita kamaradino.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

Por nia meminstruado

Nova ciklo pri Sovetio

2]

Ne en militteknĭko kaj perfektaj hommortigiloj certe kaŝiĝas potenco de Soveta Federacio. Ĝi estas potenca, ĉar ĝiajn idealojn partoprenas la plimulto de homaro, krom areto da kapitalistoj kaj dume blindigitaj de ili eraruloj, ĝi estas potenca ĉar ĝi efektive, ne hipokrite, aspiras la liberecon, ĉar ĝi neniun popolon premegas, ĉar ĝiaj devizoj ne disiĝas kun agoj; ĝi estas potenca ĉar ĝi sin apogas kaj samtempe etendas la manon de helpo al ĉiuj senhavuloj, al ĉiuj ekspluatataj kaj turmentataj, kiuj ne vane vidas en ĝi sian sinceran amikon kaj protektanton; ĝi estas potenca ĉar al ĝi apartenas la hela estonto, kie estos nek sklavo, nek premeganto, kie regos libera homo.

Soveta Federacio estas unua en mondo regno, kiu fin-solvis la nacian problemon. La burĝaj kaj socialistaj registaroj ankaŭ solene deklaris liberecon de memdifino de popoloj, sed kiel ili tion efektivigas, atestas la kolonia politiko de Francio kaj de fama liberecema Anglio, kaj ankaŭ la brila pozicio de naciaj minoritatoj. En Polio, Rumanio k. a., kie ĉiu aspiro al nacia renoviĝo, al nacia libereco estas kruele persekutata kaj barbare sufokata en malliberejoj, punlaborejoj, se ne per simpla dispafado — la rimedo, evidente plej ŝatata nuntempe, kiel la plej efika kaj plej malkara. Sed ni jetu la plej objektivan rigardon sur estintan Rusion, tiun citadelon de despotismo, premegado kaj humiligo, kie kelkdekoj da nacioj estis mortsufokiĝantaj en ĉirkaŭpreno de bruta aŭtokratio kaj kontraŭnacilibera politiko. Ŝajnis, ke nome tie ĉi, kie la naciaj antagonismoj atingis sian apogeon, kie centjare sufokata naciismo jam transiris en formon de abomena ŝovinismo, — solvi la nacian problemon estis tasko preskaŭ senespera. Kaj kion ni vidas?

«La Soveta Ruslanda Respubliko, — deklaris la soveta registaro, — estas fondata sur principo de libera kuniĝo de liberaj nacioj, kiel Federacio de sovetaj naciaj respublikoj». — La okazintajoj submetis la Sovetan registaron al plej severa ekzameno. El natura reakcio post jaroj de jugo kaj nacia sufokado, la popoloj kvazaŭ ebriiĝis pro libero. Ne nur apartaj nacioj, sed eĉ distriktoj sin deklaris memstaraj respublikoj. Komenciĝis la disfalo en flokoj de iam potenca imperio. Sed tio nek timigis nek ŝanĝis la taktikon de Soveta registaro. Ĝi sciis, ke tiu ebriiĝo pasos kaj la Unuiĝo denove okazos sed jam libera, bazita sur firma fundamento de propra volo kaj propraj interesoj. Ĝi ne sin trompis. La nuna Soveta Federacio estas la plej centralizita kaj samtempe la plej libera en mondo. Centralizita ĉar tion diktas la vivinteresoj de ĝiaj membroj; la plej libera, ĉar tiuj membroj havas la rajton, kiun posedas neniu alia ŝtato — eliri el Federacio laŭdezire. Jen kial ili volonte mem limigis sian memstarecon.

Nun ne nur la memstaraj nacioj, federaciaj partoj, estas mem mastroj de sia vivo, sed ankaŭ la rajtoj de naciaj minoritatoj en limoj de ĉiu respubliko estas gardataj en plej vasta amplekso. Se en iu ukraina urbo ekzemple la plimulto de loĝantaro estas hebreoj aŭ poloj, la reganta lingvo en ĉiuj institucioj, juĝejo ktp. devas esti hebrea aŭ pola. Nenia reganta nacio rajtas trudi sian lingvon kaj kulturon. Male, el pli ol modestaj rimedoj estas asignata sumo por subteni la preson, kulturon de naciaj minoritatoj. Oni povas diri, ke per unu piedo Soveta Federacio jam transiris la sojlon de sennaciismo, ĉar tie kie la nacioj libere disvolviĝas — estas loko nek por ŝovinismo, nek por naciismo, tiuj specifikaj floroj de premegado kaj tiraneco. Nun ni ankoraŭ travivas la epokon de naciismo, lasinte ie malantaŭ ni la abomenan ŝovinismon, sed la tria kaj lasta etapo — epoko de sennaciismo jam ne estas malproksime! … La kompleta solvo de nacia problemo en Soveta Federacio estas fenomeno multe pli grava ol oni unue povas pensi. Tio ĉi ne estas nur interna rusa problemo. Dum Eŭropo dank’ al sia politiko sidas sur eksplodpreta vulkano, minacanta ĉiuminute renversi ĝian tutan kvazaŭ potencan konstruajon, Soveta Federacio montras en kiu direkto estas solvenda la mondproblemo. Strangan bildon prezentas nuna socio: kiel ajn estu kolosaj la regnoj, neniu el eĉ plej potencaj povas vivi izolite kaj sin kontentigi per propraj varoj. Ĉiu bezonas produktajon de aliaj landoj aŭ la alilandan merkaton. Sed anstataŭ pace interŝanĝi la bezonatan, ĉiu celas konkiri la alian kaj alproprigi al si la mankajojn. Rezulte — milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj regas en la mondo.

Soveta Federacio metis la provan ŝtonon al alia sistemo. Ne almiliti unu alian, sed kunigi siajn riĉajojn, siajn spertojn kaj volon kaj per kolektiva forto konkiri ne homojn, sed naturon — jen ĝia vojo. Sed nur imagu nian mizeran mondon, se tiun vojon sekvos ankaŭ la aliaj popoloj, se anstataŭ militoj, armado, venenigaj gasoj kaj mortig-aero-planoj, — la homoj kunlaborus por komuna progreso kaj feliĉo! Soveta Federacio estas kvazaŭ la ĝermo de tiu estonta socio tutmonda. Ĝi konstruis majestan fundamenton sufiĉe potencan por elteni la grandiozan konstruajon de estonteco. Ĝia tuta politika organizo estas kvazaŭ destinita por plua aliĝo: ĝi estas unuiĝo de sovetaj socialistaj respublikoj — neniu mencio pri nacia aparteno.

La fundamento staras — nur la etaĝoj estas konstruendaj. Kaj ne malproksime estas la tempo, kiam la soveta idealo pri Unuigitaj ŝtatoj de Eŭropo kaj poste de tuta terglobo — fariĝos realajo. . . .

Ida Lisiĉnik (3632), Kiev.

La legantaro pri «Sennaciulo»

«La titolo devas esti tia, ke la proletaria karaktero de la gazeto al ĉiu nescianto pri ni tuj estas klara, nepridubebla: «Proletaria Esperantisto» mi proponas . . . Alia difekto estas, ke la gazeto havas maltaŭgan formaton.» S. Feith-Wien.

«. . . mi esprimas mian plenan kontentecon pri «Senn». Formo kaj eksterajo min tute kontentigas. Mi ne scias kion preferi el la legindaj artikoloj; ĉar ĉiuj senescepte estas tre interesaj . . . Superflua mi opinias la kliŝojn, ĉar la spaco estas tro multekosta por aliaj pli legindaj artikoloj.» Rob. E. Bitzer-München.

«Mi volas al vi ĉiujn miajn laŭdojn komuniki pri nia semajna jurnalo S. Tiu ĉi titolo estis tre oportune kaj ĝustguste elektita. Precipe la artikoloj kaj sciigoj pri Sovetlando min tre interesas . . . Enpresigu propagandajn desegnajojn.» 1) G. Salan-Nimes.

«Formato estas laŭ mia deziro. Titolo bona. Nur la skribliteroj estas kontraŭ mia skribula sento kaj mi estus preferinta «antikvo». . . Plaĉis ankaŭ al mi «Dek jarojn en P.» O. Schramm-Selb.

«S. entute tre bone plaĉas al mi. . . Mi dezirus legi pli ofte ion pri feminismo.» Thevenet-Wallauris.

«S. estas salutinda aperintajo. Ĉio sciinda prezentiĝas al la laborista esperantistaro. Koncize dirite: ĝia enhavo sendube estas unika.» Fr. Mühmel-Neunz-Neisse.

«Mi preferas gazetformaton. Nomo «Sennaciulo» devas esti presita pli klara ol nun. Necesas laborista emblemo en titolo. Superflua mi opinias «Dek jarojn en P.» D. Snejko-Minsk.

«Formato estas bona. Kronikon en ĉiu numero mi opinias superflua; sufiĉas unufoje ĉiumonate. Tre dezirinde, se la gazeto estus pli riĉe ilustrita.» V. Zirjanov-Kurgan.

«Ni nepre devas konservi nunan formaton. Tre laŭdinda la eldonado de «La Lernanto». Estas malfacile diri ion pri la teksto; ja pro la malbonajoj estas kulpaj la artikol-verkintoj. Tamen, la enhavo estas bona, sed ne sufiĉa: Tutmonda organo (tiaformata) devas enhavi almenaŭ 20 paĝojn.» V. Kolĉinski-Kremenĉug.

  1. La kliŝoj estas sufiĉe multekostaj! — Red.

La anarkisto ne estas abstraktemulo, li batalas per ĉiuj rimedoj taŭgaj laŭ la situacio kontraŭ ĉiujn formojn de aŭtoritateco de kiu ajn flanko ili staru. El «Le Libertaire». H. Dimanche.

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

TRA ESPERANTIO

Deviga enkonduko de esperanto

Taŝkent. (29. decembro 1924.) Post la raporto pri esperanto de k.do Sokolov al studentara kunveno en orienta fakultato de Mez-Azia Regna Universitato estas akceptita decido pri deviga enkonduko de esperanto en nomitan fakultaton.

Nun tie esperanto estas enlokita en programo por ĉiuj kvar fakoj de fakultato.

Instruas k.do Koblov. I. K.

PROTESTO

Numero 11 de Sennaciulo sciigis nin pri la aresto de polaj blankuloj nian kamaradon J. Zawada en Lublino pro la ridindaj kaŭzoj. Je nia plenkunsido la 26. 12. 1924 ni unuanime akceptis decidon plej energie protesti kontraŭ la abomena senhomeca agado de pola fi-registaro, esprimante samtempe nian kamaradan kunsenton al J. Zawada, kiun ni certigas pri nia solidareco kaj preteco ne nur vorte sed ankaŭ age helpi al suferantaj kamaradoj. Ni indignante observadas la perfortojn de kapitalistaro kaj necesan momenton unuaj ekstaros en firmaj vicoj de proletaro por la lasta atako kaj postsekva venko. Taŝkenta SAT-anaro.

La «neŭtraleco» de la «neŭtralistoj»

Jen kion ni legas en «Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio» n.o 7—8 (1924) en raporto pri 2a jarkunveno de EAE en Narva:

«16. La kunveno konsentas aŭskulti raporton pri «Propagando de Esp. en Estonio» de ĉeestanta S.ro O. Sall el Narva.

La parolanto rimarkigas, ke preskaŭ neniu propagandas Esp.on inter laboristoj. Oni faru tian propagandon inter la plej radikalaj politikaj medioj.

Ĉar la parolanto de nun ekuzas partiajn signalvortojn kaj agitajn sentencojn, dum kio li tute foriĝas de la temo, la prezidanto atentigas lin pri ĉi tio unuan kaj poste duan fojon. Pro pluaj kontraŭtemaj esprimoj de la parolanto, en kiuj ripetiĝas la afikso «fi-» kaj kiuj elvokas laŭtajn malkontent-protestojn de la aŭskultantaro, la prezidanto forprenas de la oratoro la parolrajton.»

Ni divenas, kial la prezidanto forprenis la parolrajton de nia kamarado. Ni do registru tiun malgrandan epizodon dum la «fi»-neŭtralista kunveno kiel novan argumenton por nia voko: For la neŭtralismon! Kaj ĉu vi miras, k.doj, legante kelkajn liniojn pli sube en la sama raporto la naive-hipokritajn frazojn:

«Laŭtradicie la kunveno je la fino stare kantis nian himnon, puran signon de tio, ke veran esperantistaron povas disigi nenia malkompreno. Fremdaj estas al ĝi rasaj malŝatoj kaj partiaj malamoj!» H. Frank, Leningrad.

Apliku Esperanton!

Ofte oni estas ĉagrenataj pro ignoro de Esperanto inter rondoj aŭtoritataj revoluciaj. Se ni deziras sukcesigi nian movadon, nepre necesas forigi la kaŭzon de tiu ignora traktado, pruvi ke Esperanto estas praktika kaj uzebla lingvo, kiu meritas esti konsiderata ne malpli alte ol la ordinaraj lingvoj naturaj.

Por tion fari necesas ne propagandi kaj varbi novajn esperantistojn, sed apliki Esperanton praktike, fari el ĝi ne celon sed rimedon. Nek unu revoluciano, nek unu serioza persono povos moki kaj ignori la praktikajn rezultojn de Esperantouzado. Eĉ plie — nur la praktika elprovo de la lingvo — donos firman bazon por konservi la varbitojn sur la kampo mondlingva. Nur praktika apliko de la lingvo garantios nin de kutima okazajo, kiam 90% el ĉiuj varbitoj nin forlasas en la daŭro de sekvantaj 1—2 jaroj pro tio, ke ilia priesperanta okupo estas konsiderata de la plejmulto kiel senfundamenta kaj fantaziula.

Do, propagandu kaj agitu sed nepre ne forgesu la praktikan uzadon de la lingvo. Despli, ke uzadi ĝin praktike estas nek neeble nek malfacile. Necesas nur certa bonvolo kaj deziro por tion fari.

Kion do ni revoluciaj esperantistoj povas fari tiudirekten? Ni devos meti nian internacian lingvon je la dispono de la organizajoj, povantaj ĝin utiligi en siaj internaciaj rilatoj.

Oni multan atenton lastatempe direktas al la problemo de senpera interrilatigo de diverslandaj laboristaj organizajoj. Oni parolas pri senpera interligo de rusaj, germanaj kaj francaj laboristaj gazet-korespondantoj. Oni prizorgas la organizadon de patronado de diversaj organizajoj de «Ruĝa helpo» pri la politikaj malliberigitoj revoluciaj.

Ĉeloj de revolucia junularo diverslanda starigas inter si amikajn rilatojn interkoresponde. Same agas kelkloke la ĉeloj de pioniroj.

Tia internacia interrilatado fortikigas la internacian solidarecon de laboruloj. Ĝi donas bonan pruvon pri uzebleco kaj utileco de lingvo internacia. Do tiun vojon ni devas atenti kaj ekiri.

Kion ni faris ĝis nun?

Ni, revoluciaj esperantistoj, povantaj per nia lingvo senpere interrilati kun ĉiu angulo de la terglobo, ni en plej bona okazo gvidas nur privatan korespondon kun niaj eksterlandaj amikoj kaj kamaradoj. Ni tute ne zorgas pri pli vigla interligo per Esperanto de pli vastaj rondoj.

Tion do fari ni devas. Fakte tio estas tre facila. Faru certan pri tio proponon al ajna revoluciana ĉelo, grupo de revolucia junularo, de Ruĝa Helpo, de ruĝaj sportistoj, pioniroj. Helpu al ili starigi senperajn rilatojn kun eksterlandaj grupoj samtendencaj. Via propono estos akceptita kun danko. Nur obstinuloj neripareblaj rifuzos. Poste skribu al viaj korespondantoj, adresu al eksterlandaj kamaradoj esperantistaj certajn proponojn.

La interligilo estos organizita. Kaj de tiu interligo profitos la movado laborista, profitos la internacia movado de proletariaro, profitos nia lingvo kaj ĝia praktika apliko.

Ne tiom zorgu pri la korespondado privata, kiom pri praktika servo per via lingvo al rondoj pli vastaj. Nek unu kuraĝos tiam moki kaj ignori Esperanton, provitan kaj uzitan je la servo de la internaciaj laborulamasoj.

Apliku Esperanton kaj apliku ĝin publike! E. Drezen.

PROMENOJ KAJ PROMENETOJ SUR MARĜENOJ DE ESPERANTAJ GAZETOJ

(KLAĈAJ VORTOJ PRI FREMDAJ KORTOJ)

14. Ekzisto de komercisto

Stranga folieto, aperigata kvarfoje dum jaro de iu persono por diskonigi liajn opiniojn sub titolo «La Unuigita Tuthomaro», en sia aŭgusta n.o rakontas:

Mi intencis esti komercisto, ĉar ĉi tiu profesio ja estas necesa; la terproduktoj kaj la fabrikajoj troviĝas en tre diversaj terlokoj; ili devas esti disdonataj . . . . La respektiva perado estas la komercista tasko, kaj mi volis servi laŭ ĉi tiu necesa tasko.

Kvankam ni ne komprenas, kial tiu ĉi vere necesa perado devas esti nepre en la formo de komercado — konkurenca, marĉanda, privatprofita, senregula, kaosa sistemo, — sed ne en la formo de organizita laŭplana koopera produktado, distribuado kaj konsumado, — ni nenion replikas. Ni vidu, kio okazas al tiu nomita bonintenca komercisto.

La vilaĝestro aŭdinte, ke mi instalas magazenon en mia domo kaj ke mi intencas marĉandi, vizitis min kaj diris, ke mi unue devas havi ŝtatan permeson kaj devas pagi jaran imposton.

Sekvis aliaj malfeliĉoj: minacoj pri puno pro nepago de l’ impostoj, prunteprenado kaj postulado de mono, doganaj malfacilajoj dum importo de koloniajoj, rilatoj kun policestro, malprofitoj ktp.

Mi apelaciis la vilaĝanojn kaj diris: «Vi ricevis pere de mi, kion Afriko havis superflue nun, donu al mi, kion vi havas en superfluo». Sed ili ridis kaj donis nek produktojn nek monon, nur unu donacis difektitan paron da botoj.

Ne povante repagi la prunteprenitajon mi estis akuzata. Oni prenis mian domon kaj jetis min en malliberejon, kaj mi komprenis, ke mi en hodiaŭaj cirkonstancoj ne povas esti komercisto, kiu nur volas servi laŭ amo (?).

Tiel la kapitalista sistemo kaj la kreita de ĝi ŝtata reĝimo vipas sin mem. Moskvulo.

Ĉu vi jam faris ion por la Eldonkooperativo de S. A. T.? Ĉu vi fariĝis akciulo?

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

DISKUTEJO

Laboro farenda

Por ke Esp. fariĝu iom post iom la sola lingvo, parolata de tutmonda homaro, oni devas ekkoni farendan laboron. Specialan laboron por SAT montras jena propono pridiskutenda en SAT-rondoj: Ni devas fondi esperantistajn «insulojn», ju pli multe, ju pli grandaj, ju pli disvastigataj, des pli sukcespromesanta estas la laboro. La plej naturaj «insuloj» estas la familioj uzantaj Esp. kiel ĉeflingvo. La jam uzantaj estas la plej fervoraj pioniroj por nia celo. La uzontaj devas fondiĝi. En ĉi-familioj la infanoj jam frue komencas ellerni kaj uzi la lingvon. Krom la materiala sukceso ĉi-geknaboj ankaŭ havas la formalan ekzercadon de la cerbo. «Kiu scipovas du lingvojn vivas duoble».

Sed ne sufiĉas tiom malmulte da familioj kaj oni devas provi pligrandigi niajn «insulojn» kiuj havas la destinon influi siajn ĉirkaŭajojn. La kuniĝo de kelkaj familioj al granda familio kiel kolonio estas bezonata. Eble la fakaj kamaradoj scipovas fondi kolonion de SAT en kiu sennacia spirito regos, en kiu oni praktike vivas en socialismo. Eble ke Ruslando donos okazon por la bezonata kampo. Ĉi-kolonio devus esti samtempe kastelo por ĉiuj SAT-anoj, t. e. ĝi estu libertempejo por SAT-anoj ĉiulandaj. Prelegoj kaj kursoj estu aranĝotaj tie. Ĝi estu refreŝejo por proletaj infanoj (eble kun helpo de I. L. H.). Kia instigilo por niaj ĉiulandaj geknaboj ellerni Esp.! Kia influo por multe da homoj! Certe ĉi-supraj vortoj estas nur propono. Ni bezonas priparoli ĉi-projekton necesan kaj poste — agi.

S. Ziegler, 3388.

Ĉu aliĝi al I. L. H.?

Mi subtenas la opinion de k.do 1309 pri tio ke SAT ne aliĝu tiun ĉi organizajon. SAT ne fariĝu tendenceca nek tendencema. Se ĝi tion farus, funkciadi bone estus preskaŭ neeble. Se I. L. H. deziras aliĝi al SAT, tio, kompreneble, estas alia afero. Same estu pri SAT kaj iu ajn alia organizajo. Ni subtenu kaj laboru laŭ referendume decidita statuto. SAT ne fordonu sian sendependecon: se ĝi apogus sin al I. L. H. (aŭ alia organizajo), do ĝi montrus ke ĝiaj propraj kruroj ne plu ĝin portas: I. L. H. sin aligu al SAT se tio al ĝi estas neeesa, sed SAT ne rompu sian kolon fariĝante tendencema, precipe en direkto kiu tute al la proletaro ne gravas. 1100.

Mondkarto de SAT?

K.do B. Belakov, Tuapse (Kaŭkazo, Sovet-Unio (SAT n.o 3935) esprimas la deziron, ke la eldonkooperativo eldonu detalan surtablan aŭ muran geografian karton kaj ke «Sennaciulo» havu konstantan rubrikon de la aliĝoj en SAT, por ke ĉiu SAT-ano povu fari sur la geografia karto siajn rimarkojn per flagetoj pri stato de SAT-movado en tutmonda skalo. Li petas la opinion de la SAT-anaro.

La eldonkooperativo tre skeptike prijuĝas la proponon, ĉar ĝi ne kredas, ke sufiĉe da SAT-anoj aĉetus la koncernan karton, por pravigi ties eldonon. Ĉiu deziranto ja povas aĉeti en sia lando mondkarton kaj laŭ plaĉo kaj kapablo skizi sur ĝi la sektorojn de SAT kaj surpingli flagetojn. Sed tio kondiĉus enpreson de ĉiuj novaj aliĝantoj en «Sennaciulo», kio kostus multe da spaco en la gazeto kaj nur estas kutimo ĉe malgrandaj unuiĝoj kaj kluboj, sed ne ĉe mondasocioj aŭ iaj grandaj organizajoj (ekz. partioj).

Por la klaso de la kapitalistoj, la kolonia politiko estas neceseco, same kiel la militarismo. Sed estas malbona logiko, el tio konkludi, ke kolonia politiko estas neceseco ankaŭ por la proletariaro. Kial ne ankaŭ la militarismo? Ĝi por la proletariaro estas neceseco ne je pli alta grado ol la tuta kapitalismo. Kaj same kiel la kapitalismo fariĝis nuntempe malbono, baro al la plena disvolvo de la produkciaj fortoj de l’ homaro, de vidpunkto ne nur proletaria, sed ĝenerale socia, tiel ankaŭ la kolonia politiko, kiel rimedo por plilongigo de tiu ekzisto ne per plua disvolvo de la produkciaj fortoj, sed per ilia maldisvolvo, fariĝis malbono, kiun oni devas kontraŭbatali eĉ tie, kie ĝi prezentiĝas sub formoj ŝajne bonintencaj. K. Kautsky (1907).

„Ĉiu fakto, helpanta al organizo de laborista klaso, akcelanta ties venkon, kie ajn ĝi okazu, renkontas varman adepton en k-do Lenin. Renverse: ĉio, kio malfortigas la lukton de laborista klaso, ĉio, kio direktas tiun ĉi lukton de la internacia klasa vojo sur la vojon lokecan, malĉefan, transformante ĝin el la demokratia en la liberalan, — renkontas en k-do Lenin nepacigeblan kontraŭulon.» M. Kalinin (Parolado ĉe la Va Kongr. de Komintern, 18. VI. 24)

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

  1. E. Rebrik

Sed nuntempe Kuĉik-Hano antaŭmetis siajn proponojn; al kiuj vole-nevole post longaj traktadoj konsentis aliaj gvidantoj de gilana revolucio. Kuĉik-Hano decidece kaj difinite deklaris, ke ĝis en revolucia komitato sin trovos Ehsanulla-Hano kaj ĝis soveta armeo sin trovos en Irano, li ne povas konsenti eniri en novan demokratan registaron. Tiam Ehsanulla-Hano devis traporti centron de revolucia batalo en provincon Mazanderan, kie du lokaj hanoj promesis sian helpon. En Gilano milita komando devis resti en manoj de Halu-Kurban; Kuĉik-Hano do kun siaj sindonaj «djengeli» devis kiel antaŭe gardi gilanajn arbarojn. Por veron diri, estis malmulte da ligilo kaj komuniloj inter tiu-ĉi „triumvirato». Ehsanulla-Hano tuj komencis sian militiron al Teheran trans netransirebla Elbrusa montaro. Halu-Kurban apenaŭ detenis kun malgrandaj fortoj fronton en Gilan kontraŭ ŝaha militistaro kaj kredeble ofte rememoradis siajn rusajn kamaradojn, kiuj lasis lin. Kuĉik-Hano do sidis en arbaroj.

Tia estis situacio, kiam rusoj forlasis Persion. 14 an de julio lastaj ruĝaj taĉmentoj foriris el Enzeli al Baku. Cetere multaj rusaj volontuloj restis en servo de Ehsanulla-Hano kaj iris en Mazanderan kune kun li.

Tamen tiu-ĉi lasta entrepreno tute ne sukcesis kaj finiĝis per plena ruinigo de armeo de Ehsanulla-Hano. Vojo, kiun Ehsanulla-Hano elektis por sia militiro al Teheran, estas vere la plej mallonga, sed en sama tempo la plej malfacila kaj militmovo je tia vojo eĉ kun malmultepezaj montaj baterioj estas nekredeble peniga. En donita okazo alkondukis al fatala fino ne sole tiu ĉi kaŭzo, sed ankoraŭ la perfido el flanko de unu el supre nomitaj hanoj, kiu promesis sian helpon sed poste perfidis.

Kiam Ehsanulla-Hano forlasis Gilanon kaj komencis sian militiron al Teheran, Kuĉik-Hano komencis trakti kun Halu-Kurban pri formado de nova respublika registaro. Rezultate de traktadoj aperis 23 Asadon 1) 1300 jar. deklaracio de nova registaro, kies ĉefo estis Kuĉik-Hano en rolo de financkomisaro. Aliaj membroj de registaro estis: Halu-Kurban — militkomisaro, Heidar Amuogli — komisaro por eksterlandaj aferoj, Mirza Mehmedi — por internaj aferoj kaj Sarhoŝ — komisaro de justeco. Cetere mem Kuĉik-Hano ne aperis en Reŝt — ĉefurbo de Gilano — sed daŭrigis sidi en siaj arbaroj. Iom post iom li komencis enirigi siajn taĉmentojn de «djengeli» en Reŝt kaj Enzeli, kaj baldaŭ fariĝis klara lia deziro kapti tutan administradon en siajn manojn. Sed ĝuste en tiu ĉi punkto t. e. en demando pri transdono de financoj al Kuĉik-Hano komencis la intermalkonsentoj, ĉar Halu-Kurban decidece rifuzis transdoni al li la administracion de financoj. Tiuj ĉi malkonsentoj daŭris longe kaj fine Kuĉik-Hano komencis malamikajn farojn kontraŭ oficejestroj — adeptoj de Halu-Kurban. Unua pafo estis farita kontraŭ Muŝir-Divan — ĉefa komisaro de tutaj oficejoj (nemilitaj) en Enzeli kaj nur vundetis lin. Dua pafo ankaŭ nesukcesa vundis la guberniestron de Enzeli.

La taktiko de perforto celis terorigi Halu-Kurban’on kaj cedigi lin, sed Kuĉik-Hano evidentiĝis pli malforta ol lia rivalo kaj tiu ĉi taktiko fariĝis fatala por li mem.

En sama tempo en Reŝt okazis bataletoj inter militistoj de Halu-Kurban kaj tiuj de Kuĉik-Hano. Adeptoj de Kuĉik-Hano pli malfortaj estis venkitaj kaj reiris en arbarojn. Sed tiu ĉi foriro malfortigis fronton de Halu-Kurban kontraŭ ŝaha militistaro kaj lasis al lasta antaŭigi siajn fortojn al Reŝt.

En sekvo de tutaj tiuj ĉi okazintajoj Halu-Kurban vidis sin devigita tuj komenci traktadojn kun ŝaha komandantaro pri interpaco. Traktadoj daŭris preskaŭ unu semajnon kaj en rezultato Halu-Kurban rezignis je revolucia batalo, subiĝis al potenco de Ŝaho kaj konsentis efiki kontraŭ Kuĉik-Hano kune kun ŝaha armeo en ofico de generalo de kozakmilitistaro. Laŭ tiu ĉi interkonsento multaj adeptoj de Halu-Kurban el gento de kurdoj, kiel li mem transiris al servo ĉe kozakaj taĉmentoj, aliaj estis senarmigitaj kaj demobilizitaj. En mezo de oktobro 1921 ŝaha armeo okupis Reŝt’on.

Ehsanulla-Hano post sia malvenko en Mazanderan forlasis Iranon kun siaj sindonaj amikoj kaj nune gastas en soveta rusa respubliko. (Daŭrigota.)

  1. Asado — signo de zodiako — leono. Monato de Asado = 24. julio ĝis 23. aŭgusto.

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

RECENZEJO

Gazetoj.

Represis artikolojn: Le Libertaire, Paris, 27. 12., Infanlaboro en Shanghai (S. 9), 31. 12. Parlamentismo (S. 7), 2. 1., Mizero de prol. en Ĉekoslov. (S. 11). Tverskaja Pravda, Tver, 18. 11. Let. el Bulgario (S. 2), 2. 11., Infanlab. en Ameriko (S. 1), 18. 11., En holandaj malliberejoj (S. 2), 26. 11., Blanka teroro en Polio (S. 2). Pskovski Nabat, Pskov, 4. 11., Let. el Bulgario (S. 2). Proletarski Putj, Uljanovsk, 21. 12., En regno de malliberejoj, Finnld. (S. 10). L’ Ouvrière, Paris, 11. 12., En Mongolio (SR. 52/53), Virinoj en Turkestan kaj Buĥaro (S. 1), [deveno ne menciita]. De Vrije Socialist, Zandvoort, 8 11., Alvoko de «Lueurs» (S. 5), 22. 11., Antireligia movado (S. 7), 17. 12., Kruelajoj de germ. tribunaloj (S. 7).

Enpresis div. notojn: Le Cri des Jeunes, St. Etienne, 1. 12. Informa bulteno de Intern. Transportlab. Federacio, Amsterdam, okt. La République Aixoise, Aix, 21. 12. De Arbeid, Amsterdam, 18. 10. 24.

KORESPONDEJO

3935. Kompreneble estas permesite al SAT-anoj interkorespondi ne nur kun membroj, sed kun ĉiu ajn persono. Tian de vi cititan malpermeson ni ne konas. Eĉ ni ĝojas, se sukcesas niaj k.doj perletere gajni novajn anojn al SAT! N. B.

Respondo al lingvaj demandoj de apuddneprano

  1. Ĉu oni povas uzi «eke» anstataŭ «subite»?

— Ne, ĉar ek signas, laŭ la Fundamento, nur agon komencantan aŭ nedaŭran, kaj enhavas neniun ideon pri subiteco. Konsekvence eke ne povas samsignifi, kiel subite, sed nur kiel nedaŭre aŭ kiel komence.

  1. Kial oni ne rajtas skribi: Firmo (anst. firmao), pario (anst. pariao)?

— Kiu diris al vi, ke vi ne rajtas skribi firmo anstataŭ firmao, tiu tute erarigis vin, ĉar firmo estas ne nur akceptebla formo, sed ankaŭ Zamenhofa, eĉ oficiala, eĉ fundamenta vorto, kiu troviĝas en la fundamenta universala vortaro.

Pri pario oni povas iomete heziti pro tio, ke Bein kaj aliaj vortaristoj akceptis la radikon pari’ kun alia senco (mureto, vando, solida limigajo de spaco); komparu: latine parietem, france paroi. Vi tute pravas preferante la formon pario al la formo pariao, ĉar la vere ĝusta formo por la dua signifo estas certe parieto, kiu estas konforma al la latina deveno kaj kredeble estos akceptata en la estontan kvaran Oficialan Aldonon.

  1. Kiel forigi la sennombre renkontatajn, eĉ en Esperanto vortludojn?

— Tute nedezirinda estas absoluta forigo de ĉiuj vortludoj, ĉar ĝi neebligus la lingvon internacian, reduktante ĝin al tro malmultnombra radikaro kaj al tro malriĉa vortaro. Pro la nature tre limigita nombro de la sonaranĝoj kaj leterkombinoj neniu ajn lingvo estus ebla se oni pretendus eviti ĉiujn ajn vortludojn.

Plie, tia forigo estus tute senutila, ĉar en la praktiko la vortludoj tre malmulte ĝenas pro tio, ke preskaŭ neniu el la uzantoj rimarkas ilin. Mi neniam rimarkis la ludon, kiun vi malkovris en la vorto sentema, kaj mi vetas, ke nur tre malmultaj Esperantistoj estis tiel akrevidaj, kiel vi. Ne forgesu, ke saĝeco postulas toleron (ne fuŝkomprenu: mi ne intencas diri tol-eron) de neeviteblaj malbonoj. «Ĉio devas esti en ĝusta mezuro», laŭ la esprimo de Zamenhof, kiu prave konstante malkonsilis ĉiun ajn absolutecon.

  1. Kiel oni montru la transformiĝon de io? Ekz.: Domo fariĝos palaco. En ĉi-tiu frazo estas malklare, ĉu domiĝos la palaco aŭ palaciĝos la domo.

— La solvo estas facila; diru simple: El domo fariĝos palaco, aŭ, se vi preferas, anstataŭ domo fariĝos palaco. E. G. M.

[REKLAMO p.8] Tute aktuala! SCIENCA-TEKNIKA VERKO APERIS ĈE S. A. T. D.ro Reiche El la mondbildo de l’ nova fiziko 1. Modernaj konsideroj pri energio kaj radiado. 2. La elektra strukturo de l’ materio. Trad. Herbert Muravkin Tute populara priskribo de gravaj modernaj problemoj. 52 paĝoj. Kutima formato. Prezo por bonval. landoj: 0,80 sv. fr., por malbonvalutaj landoj: 0.40 mk. — SAT-anoj havas la kutiman rabaton. Administracio de S. A. T.

[REKLAMO p.8] DOMO de MEDICINA LABORANTO (Adreso: LENINGRADO, Sovet-Unio, Injenernaja 9) deziras korespondi kun medicinistoj kaj laboristoj de ĉiuj landoj pri higienaj, medicinaj, politikaj kaj aliaj temoj. Skribu legeble! — Respondo garantiata!

[REKLAMO p.8] Redakcio de ĉiumonata ruslingva revuo «Laborista Klubo» petas ĉiulandajn samideanojn partopreni en ĝi, sendante artikolojn kaj korespondajojn pri laboristaj kluboj, laboristaj lernejoj, laboristaj aŭditorioj, laboristaj bibliotekoj kaj legejoj, laboristaj teatroj, laboristaj artrondetoj kaj aliaj laboristaj kulturorganizajoj. Korespondajoj estas pagotaj. ADRESO: Sovet-Unio, Ukrainio, ĤARKOV, placo de R. Luksemburg, N 23, «Ĉervonij Ŝlaĥ», redakcio de «Raboĉij Klub».

[REKLAMO p.8] Varbu novajn abonantojn!

[REKLAMO p.8] Reklamado trovas plej favoran sukceson en «SENNACIULO»

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 18, 29 de gener de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N.ro 18 — APERAS SEMAJNE — 29. Januaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO

SENNACIULO

☆ Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda ☆

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo. — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Gvidanto: E. LANTY 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI.

Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

La ekonomiifaktoroj [?] de ĉiniaj okazantaĵoj

A. Kantoroviĉ

I

La civitana milito, okazanta nun en Ĉinio, sendube estas intime ligita kun interesoj de alilandaj potencoj, kies rolo en tiu-ĉi lando, kiel oni scias, estas treege granda. Aliflanke tamen ĝi estas interne ĉina okazantaĵo kaj pro tio havas siajn radikojn en nuntempa ĉina politika kaj ekonomia efektiveco.

Estas tute vane apliki al la ĉinaj okazantaĵoj kriterion kaj formojn, preneblajn el kutima por ni, sed laŭesence tute alia, eŭropa situacio. Aparte en nuntempa civitana milito en Ĉinio oni ne povas rimarki iun klare esprimitan klasan enhavon, iujn signojn de sociala lukto. Ne estas eble montri socialan limon, kiu koincidus kun fronto de l’ lukto inter la ĉefaj herooj de l’ ĉinaj okazantaĵoj — U-Pej-Fu, kiu kontrolis pekinan registaron, Fin-Juj-Sjan, kiu estigis la renverson 23. oktobro kaj Ĉjan-Czo-Lin — la reganto de Manĝurio.

En efektivo la okazanta en Ĉinio milito ne estas milito de klasoj kaj eĉ ne popola milito ĝenerale. Ĝi estas la fenomeno de tute alia speco.

«Ĉiuj klasoj de l’ loĝantaro rilatas al finrezultoj de l’ milito tute indiferente», diras al la skribanto de tiuj-ĉi linioj Ŝao-Tjao-Pan, la redaktoro de l’ plej eminenta en Pekino naciista ĵurnalo «Ching-Pas».

«La jena milito estas privata kunpuŝiĝo inter la militaristoj» — skribas japanema ĵurnalo «Shuntien Shih Pas». — «Larĝaj masoj de l’ loĝantaro rilatas al ĝi kun plej profunda indiferento.»

«Ju pli longe daŭras la milito» — rimarkas la ŝanhaja «North China Daily News» (angla) — «des malpli da intereso elmontras al ĝi ĉinoj, kiuj ĝenerale rilatas al siaj regantoj kun multe malpli granda seriozeco, ol alilanduloj, observantaj kun mirego ilian detruan agadon.»

De interne-ĉina vidpunkto la nuntempa milito estas la lukto inter lokaj regantaj grupoj pro larĝigo de sfero de ilia regado. La loĝantaro en larĝa senco de l’ vorto estas nur la objekto de la lukto.

Politikaj partioj en Ĉinio — krom maloftaj esceptoj — estas lokaj grupoj. Jen la grupo de ĉjilianoj (laŭ la nomo de provinco Ĉjili), kiu nun superregas en Pekino; jen la samo estis siatempe la famekonata partio de anfuanoj (la nomaĵo, ricevata per kunigo de unuaj silaboj de nomoj de du aliaj provincoj). Ĉi-tiuj grupiĝoj ne havas en la loĝantaro seriozajn radikojn — ili ĉirkaŭprenas precipe regantajn tavolojn en teknika senco de l’ vorto, t. e. ĉinan administrantaron, militistan metion kaj fine — kelkioman nesignifan parton de loka burĝaro, pro iaj kaŭzoj precipe intime ligitan kun donita reganta bando.

Al ĉi-politikaj aktivaj grupoj necesas aldoni ankoraŭ suprajan tavolon de ĉina burĝa inteligentularo, kiu starigis, kiel sian celon, nacian renaskiĝon de Ĉinio kaj ĝian liberigon el subpremo de alilanduloj. Apartaj elementoj de tiu-ĉi tavolo partoprenas en politika kaj militista lukto, direktante naciismajn esperojn jen al unu jen al la alia el luktantaj flankoj, sed decida rolo al ili certe ne apartenas.

Nur tiuj-ĉi menciitaj de ni elementoj estas distingeblaj en la nebulo de nuntempa civitana lukto en Ĉinio. Sin turnante nun al ekonomiaj faktoroj de ĉi-lukto, ni povas konstati ĉi-tie du momentojn malsamajn laŭ ilia signifo.

II

Antaŭ ĉio, ĉiun donitan etapon de l’ civitana milito — kaj la milito kun interrompoj daŭras jam dektri jarojn — oni povas rigardi, kiel lukton por kaj kontraŭ administra kaj sekve ankaŭ financ-ekonomia centralizado de Ĉinio. Nunmomente la ŝtata organismo de ĉina respubliko montras plej altan gradon de plej sensenca decentralizo. Laŭesence Ĉinio, kiel unueca ŝtato, preskaŭ ne ekzistas: ĉiuj ŝtataj funkcioj estas distribuitaj inter la provincaj registaroj. Ekonomie tia situacio estas treege ruiniga, kion oni povas vidi almenaŭ el la ekzemplo de moncirkulado.

Ĉinio konstante troviĝas en la stato de financa bankroto kaj, kiel notas ekzemple la pekina ĵurnalo «Jih Shih Pao» de 15. oktobro, la ĉefa kaŭzo de tia aferstato, krom kroĉiĝemaj monoj [?] de alilandaj imperialistoj, estas la ekzisto de multego da bankoj, emisiantaj banknotojn kaj dispartigo inter ili de metalmona provizo. La samaj rezultatoj de decentralizo evidentiĝas en ĉiu alia sfero.

Estas nature, ke de la falo mem de la imperio, en Ĉinio ne ĉesas subtenataj de certaj grupoj de ĉina burĝaro provoj unuigi la tutan landon. Tamen en Ĉinio estas tre fortaj lokaj ekonomiaj interesoj. Parto de l’ burĝaro en ekstremregionoj ne estas inklinema rifuzi la privilegiojn, rezultantajn el fakta sendependo de l’ centro (propra mono, kredito, nepago de impostoj al la centro, koncesio por impostkolektado ktp.).

En la lukto, kiu nun evidente finiĝas, estas eble sendube noti ankaŭ ĉi-tiun elementon. U-Pej-Fu aperis, kiel

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

esprimanto de l’ tendenco de centrismo; li postulis malplifortigon de l’ provinca administrantaro por bono de l’ centra registaro; laŭ la esprimo de l’ loka gazetaro li volis per militista forto kunigi Ĉinion. Kontraŭe, Ĉjan-Czo-Lin kvankam deziras sidigi sur la prezidantan lokon sian propran kandidaton, samtempe ne rifuzas provincan «aŭtonomion», t. e. laŭsence — plenan mempotencon, sed igas ĝin la principo.

Kaj estas tre simptome, ke kontraŭ centrismo de U-Pej-Fu leviĝis ĝuste la plej riĉaj ĉinaj regionoj, kiuj malpleje deziras fordoni ion al la centro. Efektive, Ŝanhajo kaj Kantono estas la unuaj laŭ signifo ĉinaj havenoj. Kio koncernas Manĝurion — ĝi sola donas 20 % da tuta ĉina komerco kaj enhavas la kvaran laŭ signifo ĉinan havenon — Dajren’on.

En tiu-ĉi parto la ekonomia senco de la lukto aspektas evidenta. Sed ĉi-elemento ludas en nuntempaj okazantaĵoj nur regatan rolon. Laŭ sia esenco la okazantaĵoj en Ĉinio radikiĝas en distingaĵoj de ĉinia administra aranĝo. (Finota)

El la rusa trad. S. Ŝabarin.

Likvidado de nelegiveco¹) en Siberio

«En tiu tempo, kiam ni havas en nia lando tian fakton, kia estas la nelegiveco, pri politika klerigado estas tro malfacile paroli… Nelegivulo staras ekster politiko, ni devas lin komence instrui pri la aboco, sen tio ne povas esti politiko, sen tio estas nur vortoj, ĉikanoj, fabeloj, superstiĉoj, sed ne politiko». — N. Lenin.

Batalo por la legiveco estas batalo por kulturo. Komenciĝinte de la unuaj tagoj de la fortikiĝo de Sovetio, la batalo por la legiveco havas siajn etapojn ankaŭ en Siberio. La kampanio de l’ likvidado de l’ nelegiveco, estinte la rezulto de instinkta tiro de l’ liberiĝintaj laboruloj al klerigado, atingis sian zeniton en la jaro 1921. Sed la postiranta NEP-o komence malbonigis la aferon.

La kvanto de l’ likvidpunktoj en Siberio de la jaro 1921 ĝis 1923 falis ĝis 2,3 % kaj en la tuta respubliko laŭ la statistiko de Ĉefa Komitato de Kulturpolitika Klerigado ĝis 2,2 %. De la komenco de l’ jaro 1923 kune kun la kresko kaj fortikiĝo de l’ lokaj distriktaj budĝetoj, la kampanio de la l/n komencis denove disvolviĝi. En la fino de l’ unua kvaronjaro en Siberio ni havas jam 338 likvidpunktojn.

Vidu la jenan tabelon.

En la jaro Likvidpunktoj Lernintoj
1920 885 12 772
1920—21 4 832 680 080
1921—22 115 2 460
1923 (komenco) 338 7 200

La IIa Tutsovetia konferenco por la likvidado de l’ nelegiveco la 20—25. majo en sia rezolucio notis la novan fazon en la kampanio fortikiĝon de la laboro en la landaj regionoj, pliriĉiĝon de l’ loka budĝeto kaj ĝi do decidis transiri al la kuraĝa atako kaj voĉdonis: En la plena konscio de l’ tuta graveco kaj respondeco pri la prenita sur sin devo likvidi la nelegivecon en la popolamaso de Unio de S. S. R., la konferenco metas antaŭ si taskon likvidi la nelegivecon de l’ landanoj 18—25-aĝaj ĝis la deka datreveno de Oktobra Revolucio, t. e. ĝis la 7. novembro 1927″.

La tasko estas tre granda, ankaŭ tre grandaj estas diversaj baroj, sed energia kolektiva laboro de partiaj, oficaj kaj profesiaj organizaĵoj povas venki la barojn kaj solvi la problemon sufiĉe bone, kaj ankaŭ en Siberio. Vere, en Siberio, kiu estas precipe terkultura kaj ekonomie malevoluema, la kondiĉoj de la laboro estas tre malfacilaj, ĉar ĝi havas treege maldensan kaj disarigitan loĝantaron, preskaŭ plenan foreston de industriaj centroj kaj diable grandan procenton de l’ analfabetoj (en kelkaj lokoj, kiel ekz. en Ojrata distrikto, 90 %).

Laŭ la statistiko de 1920 el 7 683 499 homoj de siberia loĝantaro (kun Mongol-Burjata kaj Ojrata distriktoj) la kvanto de l’ nelegivuloj atingas 5 156 069 personojn. La rezolucio de l’ dua Tutsovetia konferenco difinas aĝon por la likvido je 14—30 jaroj. Elkalkulante la nombron de l’ «likvidotuloj» ni ricevas por Siberio 1 544 485 pers. Do, «ne tiel estas terura la diablo, kia oni ĝin pentras».

Se ni jam ĝis la jaro 1923 sukcesis instrui la legarton al 500 miloj da tiomaĝaj siberianoj, do ni devas ĝis la

[BILDO p.2 | 55,25,92,62] Foto de skulptaĵo: duonnuda viro kun levitaj brakoj kaj kapo klinita malantaŭen, sur malhela fono. Subskribo: «LA PROLETARO — Const. Meunier».

10a datreveno de Okt. Rev. lernigi nur 1 milionon da nelegivuloj.

Ĉu ni povas tion fari? Ni turnu nin al la ciferoj. Lernigi 1 milionon da nelegivuloj dum 4 jaroj signifas lernigi 250 000 dum 1 jaro. Por tiu-ĉi kvanto ni bezonas mil lernejojn por unu gubernio. En la jaro 1921, la epoko de la zenita disfloro de l’ kampanio, ni havis nome ĉirkaŭ tiu ĉi milo da lernejoj por unu gubernio; do se ni iros samsukcese, kiel en la jaro 1921, ni ĝis la donita limtempo lernigos 1 milionon da nelegivuloj, t. e. ni plenumos la devon.

Nun ni turnu nin al la baroj, kiujn ni renkontos ĉe la solvado de l’ tasko.

Ili estas: 1) nesufiĉeco de lokaj monrimedoj, 2) nesufiĉeco de l’ instruistoj, 3) nesufiĉeco de l’ abocolibroj kaj lernohelpiloj; 4) manko de ejoj kaj 5) danĝero de recidivo.

La disvolviĝinta en la pasinta jaro 1924 ekonomia vivo en Siberio kaj energia laboro de l’ partiaj, oficaj, profesiaj kaj kooperativaj organizaĵoj, montras ke tiuj baroj ne estas tiom altaj, tiom teruraj kiel ŝajnas al «teoria observanto».

Siberia komitato, atentante malfacilecon de l’ komenca laboro, de monrimedoj, de neriĉa rikolto en kelkaj lokoj en Siberio ktp. metis antaŭ si por la pasinta jaro (1923 ĝis 24) tre moderan taskon: likvidi nur 60 milojn da nelegivuloj, t. e. malfermi 1500 likvidpunktojn.

¹) analfabeteco.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

La rezulto de l’ unujara laboro montris ke funkciis 1548 l./p., kaj lernis en ili 63 000, t. e. la tasko estis plenumita je 105 %.

Post la difino de tiu ĉi rezulto la komitato kune kun la societo «For la nelegivecon» ekprojektis la jenan planon por la tuta periodo de l’ kampanio.

La jaroj kvanto de la l./p. kvanto de la lernontoj kosto de la lernado, rubl.
1923—24 1 500 60 000 225 000
1924—25 6 000 240 000 900 000
1925—26 10 000 400 000 1 500 000
1926—27 7 500 300 000 1 250 000
25 000 1 000 000 3 875 000

La societo «For la nelegivecon» por la nuna jaro 1924—25 tiom disvolvis sian agadon, ke ĝi enhavas preskaŭ ĉiujn oficistojn kaj laboristojn de Siberio kiel anoj kaj povis preni 50 % de la tuta monrimedo, do al la loka buĝeto restas por la nuna jaro nur 517 300 rubloj. Tiu ĉi sumo neniun timigas, kaj baldaŭa sumiĝo de l’ rezultoj montros kiel ni plenumas nian devon, sekvas la testamenton de nia gvidanto V. Lenin.

SAT-ano 4133.

La Kirasita Pugno en Anglio

Ne mankas signoj ĉiudirekte, ke la konservativa registaro karakterizite kiel firma de siaj propraj membroj, jam okupiĝas firmigi ĉion pli kaj pli por ke ili daŭrigu sistemon plej favoran al siaj interesoj. Laŭ freŝdata okazaĵo ili faras sian eblon plene pravigi sian ekzistadon per tio, ke ili pliforte volvas ĉirkaŭ la laboristklaso la kaptilojn de la polipo kapitalismo.

Antaŭ kelkaj tagoj la Militfako petis la diversajn fervojkompaniojn, ke ili helpu formi diviziojn kiel Fervojan Rezervularon, precipe el tiuj fervojistoj kiuj laboras en la konstruado kaj subtenado de la fervojoj, kaj el la dokgrupoj.

Penadoj de la kompanioj tion efektivigi kaŭzis grandan konsternon inter la fervojistoj, tiom multe, ke ili timas perfidon, ke tia Rezervularo Armea estu uzota por rompi strikojn fervojajn.

Laŭ cirkulero publikigita de unu el la fervojkompanioj oni deklaras «ke la respondeco helpi la civilan aŭtoritaton ne estos deviga, sed post la mobilizo de la Armea Rezervularo por daŭra servo, aŭ kiam ili alie subiĝas al milita leĝo, ili troviĝos en la sama kategorio, kiel la profesia soldataro rilate al la karaktero de la devoj, kiujn oni ordonos ke ili plenumu».

La signifo de tiu ĉi anonco nur estas tro facile videbla kaj efektive la aldonan rezervularon oni traktos simile al la profesia soldataro: la veraj intencoj de la potenculoj estas tro malforte kaŝitaj por trompi iun krom la plej mallertaj personoj.

Nuntempe la ministro por milito forestas, kaj pro tio oficiala klarigo ne estas havigebla, sed demandoj ĉe la militoficejo elvokis la informon, ke la vidpunkto de la armeaj estroj nur konfirmas la konjektojn de la fervojistoj.

Oni ne supozu ke la vidpunkto de la armeaj estroj eraras en la direkto de indulgemo, sed samtempe ili provis moderigi ĉiajn suspektojn, kiajn la fervojistoj eble juste pripensus, dirante ke oni nur mobilizus tiun ĉi Rezervularon «en okazo de plej grava urĝeco»: kaj la «plej grava urĝeco» estas plue klarigita. — «Se io okazus kiel civila militado aŭ io alia, kio malhelpus la necesajn servojn de la ŝtato, oni ja povus mobilizi armean rezervularon kaj ankaŭ tiujn ĉi fervojistojn.

Mobilizite tiu ĉi Fervoja Rezervularo preta sin tenu militservi en ĉia parto de la mondo: plue ili estos mobilizitaj kiam la armea rezervularo, aŭ ĉia parto de ĝi mobiliziĝos pro proklamo, kaj ankaŭ ili devas laŭleĝe helpi la civilan potencon.

Laŭ tio la intenco de la registaro estas tute klara kaj praviĝas la sintenadon alprenitan de la fervojistoj kontraŭ la afero. La estroj de la unuiĝoj koncernataj, t. e. «La Asocio de la Lokomotiv-Inĝenieroj kaj Hejtistoj», kaj „La Nacia Unuiĝo de Fervojistoj», tute sciiĝas la situacion, kiun la suprecititaj faktoj signifas; kaj senprokraste la lastnomita unuiĝo avertas la membraron, ke ili ne aniĝu tiun ĉi armean rezervularon, dum la Ekzekutiva Komitato atendas kontentigajn certigojn de la Militfako, ke neniel oni uzos ilin en la okazoj de disputoj inter la fervojaj kompanioj kaj iliaj dungitoj.

Unu el la estroj de la unuenomita unuiĝo deklaras ke liaopinie nur estas movo de la Militfako uzi la virojn kiel strikrompontojn, kaj ofendiĝo regas pri tio, ke okazis nenia intertrakto kun la unuiĝoj, aŭ flanke de la Militfako aŭ la fervojkompanioj.

Alian fakton tre minacan oni memoru: la oficiroj estas difinotaj de la fervojkompanioj, kaj arogos al si ĉiujn potencojn kiujn ilia militrango donas al ili: plue la kompanioj rajtas elekti la fervojistojn, kiuj estos ordonitaj viziti la rekrutejon! La kondiĉo estas ke oni formu diviziojn por la «Transportadbranĉo de la Reĝ-Inĝenieroj Armeaj», kaj «Fervojtelegrafbranĉo de la Reĝkorpuso por Signaloj».

Estas bone montrite ke la fervojistoj mem tute sciiĝas pri la malbonaŭgura movo de la militistoj al plua alkroĉiĝo de iliaj rajtoj per tiu ĉi plej lasta atako.

Jen ekzemplo. Rimarkindaj estis la okazaĵoj ĉe iu stacio en Londono por la transportado de komercaĵoj. Kiam la laboristoj eniris la manĝohalon por sin nutri, troviĝis tie oficiro kaj rekrutserĝento, ankaŭ reprezentanto de la fervoja kompanio. Ne nur forte rifuzis la fervojistoj aŭskulti la paroladon, sed ili kondukis ilin el la halo kaj tra la ĉefa enirejo en la straton.

Kvankam perfortaĵoj ne okazis, la fervojistoj montris sian ofendiĝon per laŭtaj krioj indignaj. Alivorte, dum sia mallonga vizito, la militistoj travivis tre ekscitan tempon: la fervojistoj tute malpermesis ilin paroli, malgraŭ la penadoj de la oficiro subigi la tumulton.

Sendube estas kialo por tia paŝo flanke de la aŭtoritatoj.

La plej multo el la laboristaro, tiuj, kiuj troviĝas en la plej gravaj industrioj, t. e. la karbministoj, fervojistoj, poŝtistoj, inĝenieroj, ŝipkonstruistoj kaj aliaj, aŭ petis aŭ estas petontaj pliiĝon de salajroj.

Do oni povas konkludi ke tre eble tiu ĉi subtila ago ja estis pripensita. Ankaŭ estas notinde, ke en la pli grandajn poŝtoficejojn, oni ĵus reenkondukis kelkajn membrojn el divizioj de la Reĝ-Inĝenieroj Armeaj, por ke ili edukiĝu pli bone en praktika telegrafo — almenaŭ tiu ĉi estas la preteksto. Antaŭ kelkaj semajnoj tiuj ĉi laboristoj petis pli altan salajron (kiun pasante oni rifuzis)!

La direktiĝo de okazaĵoj ĉi tie en Anglio estas tre minaca ĉiumaniere: tiu ĉi afero memorigas al ni pri la fervoja striko franca dum la jaro 1910, kiam la tiama franca ĉefministro M. Briand rompis la strikon, mobilizante la strikantojn kaj devigante ilin funkciigi la fervojojn — kiujn ili forlasis kiel fervojistoj — en la kapableco de soldatoj. Estas tre necese ke ĉiu laboristo estu singardema.

Ofiro.

Ĉu jam ekzistas SAT-korespondanto en via urbo, en via distrikto? Pri ĉiuj gravaĵoj de laborista klaso, kiuj havas ne pure lokecan, sed tutmondan intereson, ni deziras raporti en «Sennaciulo». Kiel vivas la laboristoj en via distrikto? Kiel ili agis por plibonigi sian situacion? Kiaj estas viaj personaj impresoj, via persona situacio kaj tiu de via najbaro, kolego, de viaj infanoj? Pri multo oni povas skribi al «Sennaciulo», ĉar ĉio, kio rilatas vin unuopan proletarion, kio ekscitas kaj pripensigas vin, ankaŭ havas ĝeneralan, komunan platformon kaj trovas eĥon tutmonde. Do ne hezitu, eĉ se via plumo ne lerte scias skribi, informi nin pri gravaĵoj okazantaj en via medio!

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

La parlamenta batalo

Ciferoj pri balotaj sukcesoj de socialismo¹)

En 1924 okazis balotoj al parlamento en Finnlando, Italio, Danio, Germanio (dufoje), Francio, Svedio, Norvegio, Anglio kaj Ameriko (Usono). En ĉiuj-ĉi landoj la balotoj kaŭzis rimarkeblan sukceson al laboristaj partioj. La suba tabelo indikas al ni la nunan staton de reprezenteco socialista en plej gravaj landoj, kaj por komparado ni aldonas apude la nombron de komunistaj reprezentantoj²).

Anglio: la nombro de parlamentanoj 615, 151 socialistoj kaj 1 komunisto; Ameriko (Usono): la nombro de parlamentanoj 531, 2 socialistoj kaj 0 komunistoj; Aŭstrio: la nombro de parlamentanoj 165, 68 socialistoj; Belgio: ĝenerala nombro 186; 65 socialistoj kaj 0 komunistoj; Bulgario: ĝenerala nombro 250 anoj, 30 socialistoj k. 9 komunistoj; Ĉekoslovakio: ĝenerala nombro 294 anoj, 59 ĉekaj socialistoj, 29 komunistoj, 30 germanaj social., 1 blankrusa social.; Danio: ĝenerala nombro 149 anoj, 55 socialistoj. Finnlando: ĝenerala nombro 200 anoj, 60 socialistoj, 18 komun.; Francio: ĝenerala nombro 584 anoj, 120 socialistoj, 29 komun.; Hispanio: ĝenerala nombro 408 anoj, 7 socialistoj; Holando (Nederlando): ĝenerala nombro 100 anoj, 20 socialistoj, 2 komunistoj; Litovio: ĝenerala nombro 78 anoj, 8 socialistoj; Latvio: ĝenerala nombro 100 anoj, 31 socialistoj; Germanio: ĝenerala nombro 493 anoj, 131 socialistoj, 45 komunistoj (lasta baloto); Norvegio: ĝenerala nombro 150 anoj, 8 socialistoj, 6 komunistoj; Polio: ĝenerala nombro 444 anoj, 41 socialistoj, 2 komunistoj; Rumanio: ĝenerala nombro 369 anoj, 1 socialisto; Svedio: ĝenerala nombro 230 anoj, 104 socialistoj, 5 komunistoj; Hungario: ĝenerala nombro 245 anoj, 24 socialistoj; Italio: ĝenerala nombro 535 anoj, 25 socialistoj; 17 komunistoj;

Krom tio en latva parlamento estas t. n. dekstraj socialistoj 7, Norvegio havas 24 reprezentantojn de t. n. laborista partio, Svedio 1 sendependan komuniston, Italio 22 maksimalistojn.

Do, kiel ni vidas, Anglio okupas unuan lokon, poste Germanio, Svedio, Francio, Ĉekoslovakio, Belgio, Aŭstrio, Finnlando kaj Danio.

Laŭvice ni prezentos la komparon de voĉnombroj, donitaj dum lastaj balotoj. Ĝi prezentas sin jene:

Anglio: por socialistoj 5 551 549 voĉoj, 34 %, por komunistoj 68,989 voĉoj, 0,42 %. Aŭstrio: por socialistoj 1 311 870 voĉoj, 35,6 %, por komunistoj 22,164 voĉoj, 0,67 %. Belgio: por socialistoj 672 000 voĉoj, 34,8 %, por komunistoj 3 165 voĉoj, 0,15 %. Ĉekoslovakio³): por ĉekoslovaka partio 1 590 000 voĉoj social., por germana partio 689 200 voĉoj social.; Danio: por socialistoj 469 949 voĉoj, 36,5 %, por komunistoj 6,219 voĉoj, 0,48 %; Finnlando: por socialistoj 254 672 voĉoj, 28,9 %, por komunistoj 91,664 voĉoj, 10,5 %; Hispanio: por socialistoj 50 000 voĉoj; Holando: por socialistoj 567 772 voĉoj, 19,4 %, por komunistoj 53 664 voĉoj, 1,8 %; Litovio: por socialistoj 10 200 voĉoj, 10 %, por komun. — Latvio: por socialistoj 242 000 voĉoj, 31,5 %, por komun. — Germanio: por socialistoj 7 880 058 voĉoj, 26 %, por komunistoj 2 708 176 voĉoj, 9 %. Norvegio: por socialistoj 87 000 voĉoj, 9 %, por komunistoj 58 000 voĉoj; Polio: por socialistoj 894 103 voĉoj, 10,18 %, por komunistoj 121 571 voĉoj, 1,38 %; Svedio: por socialistoj 725 844 voĉoj, 41,1 %, por komunistoj 65 283 voĉoj, 3,7 %; Hungario: por socialistoj 272,359 voĉoj.

Koncerne la nombron de voĉoj en ĉiu lando aparte, je unua vico estas Germanio, poste Anglio, Ĉekoslovakio, Aŭstrio, Polio; tamen procente je unua vico estas: Svedio, Aŭstrio, Danio, Belgio kaj Anglio.

En Svedio kaj Danio nune regas laborista registaro, krom tio preskaŭ tutan jaron en Anglio ankoraŭ estis laborista registaro. En Aŭstrio kaj Belgio laborista registaro jam estas demando de proksima estonto. La nombro de voĉoj en Ameriko, Bulgario kaj Francio estas nemontrebla, ĉar socialistaj partioj de tiuj ĉi landoj unuiĝis dum balotoj kun aliaj partioj.

27-98 (Lublin).

¹) Por malŝarĝi la Jarlibron de statistika materialo, ni en «Sennaciulo» kurante aperigos tiajn ciferojn pri laborista politika kaj ekonomia vivo. Tiamaniere la statistikoj ankaŭ pli freŝe atingas la legantaron. — Red.

²) Tiuj statistikoj (nekompletaj: mankas i. a. Jugoslavio, Portugalio, Svisio) nur donas la oficialajn ciferojn pri la balotaj rezultoj al div. parlamentoj, sed ne permesas klaran bildon pri la fortecrilatoj de laboristaro en iu lando kaj en tuta mondo, ĉar en multaj landoj la revoluciaj partioj estas subpremitaj, vivadas nur nelegale, kaj anoj eĉ ne povis partopreni balotojn, resp. estis detenataj pro blanka teroro (ekz. en Hungario, Rumanio, Jugoslavio, Hispanio, Latvio, Litovio k. a.). Ankaŭ ekz. la balota statistiko pri Bulgario tute ne respegulas la ĝeneralan opinion de la masoj laborist-vilaĝanaj. — Red.

³) Mankas cifero por komunistoj: laŭ la parlam. sidlokoj 10 % de ĝen. nombro. — Red.

Pri iu «Kompletigo»

Kiel antaŭvidite, la polemikema «Kompletigo», kies publikigon kvazaŭ trudis al ni kamarado Levandovski, alvenigis same polemikeman respondon, kiun logike ni ne povas malakcepti. Sed ni profitu la okazon por averti la polemikulojn el ĉiuj tendencoj, ke de nun ni nepre rifuzos artikolojn en kiuj estas atakoj aŭ ofendoj kontraŭ tendencoj, kiuj laŭstatute havas lokon en SAT.

Se nia Statuto klare ne montrus al ni la vojon, la simpla saĝo ordonas nepre eviti, ke Sennaciulo fariĝu ia batalkampo por la diversaj tendencoj. SAT celas unuigi, ne disigi la esperantistajn laboristojn. Oni neniam forgesu tion. — E. L.

Rezulte de la artikolo de k.do A. Levandovski en Sennaciulo, ĝia Kompletigo en N.o 10 de S., ni opinias necese konigi jenajn niajn konsiderojn.

Ĉu la anarkista movado estis kaj estas en Rusio movado de la laboristamasoj aŭ de apartaj izoluloj — tio estas afero tre diskutinda. La sola argumento kiun citas la aŭtoro, ke en 1918 la ĉiutaga ĵurnalo, «La anarkisto» havis 30 000 legantojn — nenion pruvas. Fakte tiutempe la anarkistaj gazetoj ja estis en Rusio solaj ekzistantaj, krom la sovetaj kaj komunistaj.

Tial ilin legis ĉiuj alipensuloj — ĉu anarkistoj, ĉu socialistoj, liberaloj kaj reakciuloj.

La soveta registaro estis devigata kontraŭstari la anarkistojn pro ilia persista tendenco ĉiujn akcepti kaj ĉiujn unuigi sub sia nigra standardo. Kaj oni povas aserti, ke ofte oni unuigis verajn krimulojn, sampolitikajn (kontraŭrevoluciulojn) kiel ordinarajn rabistojn.

La anarkistaj organizaĵoj nature kaj neeviteble fariĝis solaj centrejoj, kie povis grupiĝi ĉiuj aktivaj kaj aktivecaj elementoj — dezirantaj partopreni publikan politikan vivon. La anarkistoj malmulte zorgis pri fidindeco de siaj kunuloj. La ĉefoj (ja ili ekzistas) anarkistaj — atentis ne tiom pri tio, kiom pri la anarkista liberecemo en la rondoj de siaj sekvantoj.

Sub la ŝirmo de revoluciana-anarkista standardo — oni ofte rezultigis farojn kontraŭ-revoluciajn.

Rezulte — la Soveta Registaro, tute ne malfavorante idealojn anarkistajn — devis kontraŭagi ilian taktikon, permesantan partopreni en revolucia laboro al homoj malmulte fidindaj, logantan per senenhava frazo revolucia kaj malhelpantan la centralizan diktaturecan laboron de la Revolucia Registaro.

Por memorigi tion — ĉu ne sufiĉas citi la faman Maĥno? Malgraŭ ĉio oni ja iam supozis en li veran apostolon de la anarkismo.

Fakte la anarkismo komencis malhelpi la organizon kaj unuigon de la revoluciaj fortoj. Tiu dividiga tendenco estas plej karakteriza.

Kaj finfine kion do volas fari k.do Levandovsky per sia artikolo? Ĉu ankaŭ li pro siaj anarkistaj simpatioj kaj preferoj — ne faras kontraŭ-revolucian laboron, provante inter rondoj revoluciaj kompromiti per siaj subjektivaj skizoj la aŭtoritaton de la Soveta Registaro — la aŭtoritaton de sola proletaria, laborista kaj revolucia Registaro en la mondo?

E. Drezen. Lucien Revo.

GRAVA KOREKTO. Notu, ke la 3 volumoj de la verko «La Faraono», de Prus, anoncitaj kun aliaj libroj en n.o 14, lasta paĝo — estas elvenditaj kaj ne plu povas esti liverataj. — Adm.

— pàgina 5 —

LA LERNANTO

SUPLEMENTA FOLIO AL «SENNACIULO» — N.o 18 — 29. JAN. 1925

LERNANTOJ, KOMENCANTOJ, FINLERNU, FARIĜU AKTIVAJ!

Du mondoj

La urba ĝardeno. En flanka aleo sur benko sidas guvernistino kun manlaboro. Apud ŝi kuras okjara knabo, kadetvestita, pafas per revolvero birdojn. Aliras alia knabo samaĝa vestita kiel laborista infano kun ŝalmeto en manoj.

Knabo I: Kion ci faras?

Knabo II: Mi ludas ŝalmeton. Kaj ci kion faras?

Knabo I: Mi ludas ĉason.

Knabo II: Kion signifas la ĉaso?

Knabo I: Ĝi signifas pafi birdojn.

Knabo II: Kial pafi birdojn? Ili estas tiel bonaj. Ne pafu!

Knabo I: Mi devas pafi. La patro al mi ordonis. Mi bezonas ekcerci, por esti bona pafisto, kiam mi estos granda.

Knabo II: Kial ci devas bone pafi? Malgraŭ tio, ke mi ne pafas, sed ludas ŝalmeton, mia patrino nenion faros al mi. Ĉu ci ankaŭ havas patrinon?

Knabo I: Jes. Kaj ĉu patron ci havas?.

Knabo II (malĝoje): Mi ne havas patron.

Knabo I: Mia patro estas generalo. Mia patrino aĉetis tian belan revolveron, kaj patro parolis, ke tuj kiam mi ellernos bone pafi, li min kunprenos militon.

Knabo II: Kio estas generalo?

Knabo I: Tiu kiu havas multajn militistojn kaj direktas militon.

Knabo II: Milito al mi ne plaĉas. Dummilite mia patro estis mortigita. La patrino parolis al mi, ke mia patro tiel min kisis, kiam li foriris militon, tiel min amis. Nun mi ne havas la patron … Ne, milito al mi ne plaĉas.

Knabo I: Mi havas patron, kaj milito plaĉas al mi, ĉar en milito estas bele. Unu fojon la patro min prenis kun patrino militon. Tiom estis da militistoj. Muziko ludis kaj militistoj marŝadis, ĉiuj same vestitaj. Ĉiu havis karabenon ĉe flanko, bajoneton, tornistron sur ŝultroj kaj tiel marŝadis (mem imitas marŝadon de militistoj, samtempe levante la kapon).

Supren la kapojn.

Kaj muziko ludis, ludis… Fronte de ĉiu regimento iris oficiroj kun sabroj elingigitaj.

Kaj patro sidis sur blanka ĉevalo, ordonadis per sabro. Apud la patro staris popo¹), ankaŭ militiste vestita. Tiom estis da homoj… Tuta urbo! Kaj la muziko ludis.

Ho, ci estas malsaĝulo, se milito al vi ne plaĉas! Tiel bele ludis! Tiel bele!

Knabo II: Mi ankaŭ ludas kaj mi ne bezonas aŭdi kiel oni trumpetas. Tia muziko ne plaĉas al mi. Mi ne ŝatas trumpetistojn. Ŝajnas ke tondras, se oni trumpetas. Ŝalmeton, ĉu ci scias, mi ludas same kiel birdeto sur branĉo. Kaj ci ne ekkonos ĉu mi birdeto aŭ knabineto. Tial mi birdetojn tiel amas, ĉar se mi ne estus knabeto, sendube mi estus birdeto.

Ne pafu birdetojn, estas malpermesite!

Knabo I: Ci instruas min? Ci, malsaĝa stratbubo, malpermesas birdojn pafi?! Donu al mi la ŝalmeton, ĝi ne estas cia; donu, se ne, mi cin pafos!…

(Knabo forprenas de la alia la ŝalmeton, pafas aeron kaj forkuras. Dua knabo ekploregas.) H. H-n kaj Ŝv. (Lublin)

  1. Popo — grekokatolika pastro.

Fidu nur al la agoj de homoj, ne fidu al iliaj paroladoj. Demophile.

La laboro, kiel estas dirite, samvaloras preĝon; ĝi valoras pli ol preĝon, aŭ pli ĝuste, ĝi estas la vera preĝo, la vera homa providenco: ni agu anstataŭ preĝi. M. Guyau.

La kvar griloj de la panvendistino

Mia amiko Ĵak eniris iam ĉe panvendisto por aĉeti bulkon kiu logis lin pasantan.

Dum li atendis ke oni redonu al li moneretojn, malriĉe sed pure vestita ses aŭ sepjara knabo eniris la vendejon.

— «Sinjorino, li diris al la panvendistino, mia patrino sendis min por serĉi panbulon.»

La panvendistino prenis el la panbulofako la plej belan bulon, kiun ŝi povis trovi kaj metis ĝin sur la brakojn de la knabeto.

Mia amiko Ĵak rimarkis tiam la malgrasan kaj kvazaŭ mediteman vizaĝon de la aĉetanteto. Ĝi kontrastis kun la malkaŝema kaj ŝvela mieno de la dika panbulo per kiu li estis ŝarĝita.

— «Ĉu vi havas monon?» diris al la infano la panvendistino.

La okuloj de la knabeto malgajiĝis.

— «Ne, sinjorino, li respondis premante pli forte sian bulon sur sian kitelon, «sed, mia patrino diris, ke ŝi venos paroli kun vi pri tio morgaŭ.»

— «Nu, diris la bona vendistino, kunportu vian panon, mia infano.»

— «Dankon, sinjorino», diris la knabeto.

Mia amiko ĵus ricevis sian monon. Li estis tuj elironta kiam li retrovis senmovan post li, la knabon, kiun li kredis jam malproksimiĝanta.

— «Kion vi do faras ĉi-tie?» diris la panvendistino al la knabeto. «Ĉu vi ne estas kontenta pri via pano?»

«Ho! ja jes! sinjorino, ĝi estas tre bela!»

— «Nu, iru porti ĝin al via patrino, mia amiko. Se vi prokrastas, ŝi kredas ke vi amuziĝas sur la vojo kaj vi estos admonita.»

La infano ŝajnis ne esti aŭdinta. Io ŝajnis alien altiri sian tutan atenton.

La panvendistino alproksimiĝis:

— «Pro kio vi pensas anstataŭ rapidi?» ŝi demandis.

— «Sinjorino, kiu kantas tie ĉi?» diris la infano.

— «Neniu kantas», respondis la panvendistino.

— «Jes ja» diris la malgranduleto, «ĉu vi aŭdas: krik, krik, krik?»

La panvendistino kaj mia amiko Ĵak atente ekaŭskultis, kaj ili aŭdis nenion, krom la kantajon de kelkaj griloj, kutimaj gastoj de domoj en kiuj estas panfabrikistoj.

«Ĉu estas birdo, diris la hometo, aŭ ĉu estas la pano kiu kantas kuiriĝante kiel la pomoj?»

— «Ne, naivuleto, diris la panvendistino, tio estas la griloj. Ili kantas en la panfabrikejo, ĉar oni ĵus ekbruligis la panfornon, kaj la vido de la flamo ĝojigas ilin.»

— «La griloj?» diris la knabeto; «ĉu estas tiuj bestoj, kiujn oni nomas ankaŭ ‘kri-kri’oj’?»

— «Jes», respondis komplezeme la panvendistino.

La vizaĝo de la knabeto animiĝis.

— «Sinjorino», li diris ruĝiĝante pro la maltimo de sia demando, «mi estus tre kontenta se vi volus doni al mi kri-kri’on.»

— «Kri-kri’on?» diris ridante la vendistino, «kion vi volas fari el kri-kri’o, mia kara malgranduleto? Nu, se mi povus doni al vi ĉiujn kiui trairadas la domon, tio estus baldaŭ farita.»

— «Ho! Sinjorino, donu al mi unu, nur unu, se vi volas!» diris la infano kunigante siajn palajn maldikajn manojn super la dika panbulo. «Oni diris al mi ke la krikrioj havigas bonŝancon en la domoj; eble se estus unu hejme, mia patrino, kiu havas tiom da ĉagreno, plorus neniam plu.»

Mia amiko Ĵak rigardis la panvendistinon.

— pàgina 6 —

LA LERNANTO

Ŝi sekigis siajn okulojn per la refaldo de sia antaŭtuko. Se mia amiko Ĵak estus havinta antaŭtukon li estus farinta la samon.

— «Kial ploras via malfeliĉa patrino?» demandis mia amiko Ĵak.

— «Pro la fakturoj, diris la malgrandulo. Mia patro estas mortinta, kaj kiom ajn mia patrino laboregas, ni ne povas ĉiujn pagi.»

Mia amiko Ĵak prenis la infanon, kaj kun la infano la panon en siajn brakojn, kaj mi kredas ke li kisis ilin ambaŭ.

Tamen la panvendistino kiu ne aŭdacis mem tuŝi la grilojn estis malsuprenirinta en sian panfabrikejon.

Ŝi kaptigis kvar de sia edzo kiu metis ilin en skatoleto kun truoj sur la kovrilo por ke ili povu spiri, poste ŝi donis la skatoleton al la knabeto kiu ĝoje forkuris.

— «Kompatinda bonuleto!» ili diris kune.

La panvendistino prenis tiam sian kalkulolibron; ŝi malfermis ĝin je la paĝo sur kiu troviĝis la kalkulo de la patrino de l’ knabeto, faris grandan strekon sur tiu paĝo ĉar la kalkulo estis longa, kaj ŝi skribis malsupre: «pagita«.

Dum tiu tempo mia amiko Ĵak estis metinta en paperon la tutan monon el siaj poŝoj kie feliĉe troviĝis multe da ĝi tiun tagon.

Poste li petis la panvendiston sendi ĝin rapide al la patrino de la infano posedanta la kri-kri’ojn, kun la kvitancita fakturo kaj letereto en kiu oni diris al ŝi ke ŝi havas infanon kiu estos iam ŝia ĝojo kaj ŝia konsolo.

Oni donis ĉion al panisthelpanto kiu havis grandajn krurojn kaj petis lin ke li iru rapide.

La infano kun sia dika panbulo, siaj kvar griloj kaj siaj malgrandaj kruroj ne iris tiel rapide kiel la panisthelpanto. Ĉar kiam li reeniris, li unuafoje de longatempe trovis sian patrinon kun okuloj levitaj el ŝia laboro kaj rideto sur la lipoj.

Li kredis ke estis la alveno de la kvar nigraj bestetoj kiu kaŭzis tiun miraklon, kaj laŭ mia opinio li ne estis malprava.

Ĉu tiu feliĉa ŝanĝo estus okazinta en la sorto de lia patrino sen la kri-kri’oj kaj lia bona koro?

P. J. Stahl (franclingva verkisto-eldonisto 1814—1886).

Trad. G. Hugot-Raison.

La plej ĉefa rajto estas la rajto por vivi.

F. Domela Nieuwenhuis.

Saĝula Parolo

Kvankam ekzistas sufiĉe da realaj malbonoj, tio ne malhelpas, ke la homoj aldonas fiktivajn per la forlogiĝo de l’ fantazio. Ĉiutage vi renkontas almenaŭ iun homon, kiu plendas pri la metio, kiun li plenumas, kaj lia parolo ĉiam ŝajnas al ni sufiĉe forta, ĉar ĉio estas kritikinda kaj ne estas io perfekta.

Vi, profesoro, vi diras, ke vi instruas junajn brutojn, kiuj scias neniom kaj ne interesiĝas pri io ajn; vi, inĝeniero, vi estas superŝutata per monto da paperaĵoj; vi, advokato, vi pledas antaŭ juĝistoj, kiuj dormetante digestas anstataŭ vin aŭskulti. Kion vi diras, tio sendube estas vera, mi konsentas kun vi; tiuj aferoj estas ĉiam sufiĉe veraj por esti dirindaj. Se, plie, malbone funkcias via stomako, aŭ se vi havas sorbemajn ŝuojn, mi tre bone komprenas vian ĉagrenon; jen estas motivoj por malbeni la vivon, la homojn, kaj eĉ Dion, se vi kredas, ke li ekzistas.

Tamen, rimarku jenon: tio estas neforigebla, kaj malgajeco naskas malgajecon. Tiele ĝemante pri la sorto, vi pliigas viajn malbonojn, vi antaŭforigas ĉiun esperon je rido, kaj via stomako mem pli malbone funkcios. Se vi havus amikon, kaj se akre li plendus pri ĉio, vi provus sendube kvietigi lin kaj montri al li la mondon sub alia aspekto. Kial do vi ne estus por vi mem tiu delikata amiko? Kial ne? mi diras tre serioze, ke oni devas iom ami sin kaj esti bona por si. Ĉar okazas ofte, ke ĉio dependas de la unua sinteno, kiun oni alprenas.

Jen pluvetas; vi estas surstrate, vi malfermas vian pluvombrelon; sufiĉas. Ĉu utilas diri: «Jen ankoraŭ tiu malbeninda pluvo»; tio ne efikas sur la pluverojn, nek sur la nubon, nek sur la venton. Kial vi ne dirus simile: «Ho la bona pluveto!» Mi aŭdas vin, tio ne efikas sur la pluverojn; tio veras; sed tio bonefikas sur vin; via tuta korpo skuiĝos kaj fakte varmiĝos, ĉar tiel efikas la plej eta movo de ĝojo, kaj jen vi estos en taŭga stato por ricevi pluvon, ne malvarmumiĝonte.

Kaj rilatu kun la homoj kiel kun la pluvo. Tio estas malfacila, vi diros. Tute ne; tio estas pli facila ol rilate la pluvon. Via rideto ne efikas sur la pluvon, sed ĝi tre efikas sur la homojn, ĉar pro imitemo ĝi igas ilin esti malpli malgajaj kaj malpli tedaj. Cetere vi facile senkulpigos ilin, se vi rigardas en vin mem. Diris Mark Aŭrelio ĉiumatene: «Hodiaŭ mi renkontos vantemulon, mensogulon, maljustulon, tedan babilemulon; ili estas tiaj pro malklereco».

El «La paroloj de Alain», sen la permeso de l’ aŭtoro tradukis el la franca Eŭtrapel.

Ĉu okazas mirakloj?

«Miraklo» la kredantoj nomas ĉion, kio kontraŭdiras al ordinara paso de cirkonstancoj «kio kontraŭdiras al leĝoj de la naturo», kiel dirus ni.

Miraklo estas, ekzemple — revivigo de mortinto, resanigo de senespera malsanulo, elfluo de larmoj el ligna ikono ktp.

Kion prezentas el si tiuj-ĉi mirakloj?

Plejparte trompon, iufoje sekvatan de memtrompo.

Simplanimajn kredantajn homojn trompi estas facile. Ili mem tiras sin renkonte al ĉiu trompo kaj estas pretaj kredi al ĉiu famo.

Sed artifikoj kaj trompmanieroj estas tre multaj de plej maldelikataj ĝis tre rafinitaj.

Sed ne ĉiujn, tamen, oni sukcesas trompi.

Estas konate, ekzemple, kiam pastroj montris ĵus resanigitan blindulon-de-naskiĝo al duko Gloĉestera, (en Anglio en XVI centjaro), dezirante kredigi lin pri ekzistado de mirakloj, la duko rapide konstatis la trompon, komencante demandi la resanigiton pri koloroj. «Kian koloron havas vesto de tiu ĉi homo?» La blindulo respondis. Kaj kian kolorón havas herbo? Ĉielo, domo? Tiu nomas ĉiujn kolorojn sen hezito. «Certe, ci povis tuj fariĝi vidulo dank’ al miraklo», diris la duko.

«Sed kiel do ci povis elstudi per unu fojo ne nur diferencigi kolorojn, sed nomi ilin, se antaŭe ili ne estis al ci konataj?» Oni rakontas ankaŭ pri Petro I, ke, kiam al li oni raportis pri trovo de larmanta ikono de dipatrino, li respondis: «Transdonu al la monaĥoj, ke se ilia dipatrino ne ĉesos plori per oleo, iliaj postaĵoj ekploros per sango.» Dipatrino, kompreneble, tuj kvietiĝis. Elrusigis A. Jakovleva.

LINGVA ANGULO

Vortoj, trovitaj en «Sennaciulo» sed ne en esp. vortaro

akumuli, amasigi, ekz. kapitalon;

dumpingo, vendo de produktajoj je prezoj subnormaj por domaĝi konkuranton;

evakui, liberigi, ekz. okupitan teritorion, urbon;

federo, konfedero, konfederajo, kuniĝo, ligiĝo, ligo, kunligo sur memstara bazo (por komuna ago), komp. federacio;

kampanio (fr.: campagne), militiro, agit-iniciativo;

perturbi, malaranĝi, kaosigi, konfuzi;

potenciala, enhavanta la eblecon, la povon (por efiki);

protuberanco, tuberajo, elkreskajo, ŝvelajo (anatomie, ĉe astroj kaj metafore).

Varbu novajn abonantojn!

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 5

Feminismo

Pri ia opinio

La esprimo uzata de iaj feministinoj «Ni ne okupiĝu pri politiko» ŝajnas al mi tute mallogika, tiel same kiel la signalvorto «Unuiĝo» estas malesperiga erartrompo. Mi opinias, ke la virinoj devas batalpropagandi lojale kaj montri sin tiaj, kiaj ili estas ĉar — ni tion konfesu — penseca unueco ne ekzistas pli inter la virinoj kiel ĝi ekzistas inter la viroj, kaj la virinoj sin «fervore» interjaluzas kaj interbataladas tiel same kiel faras la viroj.

Ĉi tiu supraja unuiĝo estas tiel danĝera kiel la fama «sankta unuiĝo» kies bedaŭrindajn malagrablajojn ni elportas nune — ĉar ĉiam troviĝas kelkaj virinoj por lerte profiti el la fido kaj kredemo de la publiko.

Ni ja vidas iajn sinjorinojn lukse vestitaj kun briliantozaj ringoj ĉe ĉiuj fingroj, kiuj povas kredigi, ke ili estas tre kortuŝitaj pro la mizerstato de la infanoj. Sed ilia sintenado plene kontraŭas iliajn kompatvortojn. Ilia bonkoreco estas ŝajnigita, kaj ni rajtas opinii, ke tiaj feministinoj — se ili iam estos balotitaj ĉe parlamento — zorgos antaŭ ĉio pri plifirmigo de siaj nunaj privilegioj.

Ne sufiĉas dande paroladi ĉe iu tribuno kun nura infaneca celo detrui la legendon laŭ kiu la partianinoj de la virina balotrajto estas sengraciaj estajoj. Estas ja preferinde starigi precizan planon pri socia justeco kiu estus pli humaneca ol la nuna.

Kaj ne sufiĉas ankaŭ, ke oni diru al ni: jen tio pri kio ni revas sed oni montru al ni rimedojn por realigi sociajn utilajojn.

Kiam — anstataŭ senfine diskutadi pri la virinaj rajtoj — la feministinoj senkaŝe kaj kuraĝe partoprenos la lukton por efektivigi la ĉefajn demandojn interesantaj la tuthomaron, tiam iliaj rajtoj estos kvazaŭ laŭleĝaj.

La virinaj rajtoj? Neniu vere kapablas nekonsenti pri ilia pravjusteco, sed oni povas esti skeptika rilate la «magian potencon» kiun la feministinoj aljuĝas al la balotilo.

Estas iu verajo kiun ni, revoluciaj feministinoj, ne devas kaŝi: ĝi estas ke la mizero de la plejparto el la virinoj estas kaŭzita de la nesatigebla egoismo de neniam satigita homklaso konsistanta tiel same el virinoj kiel el viroj.

Estas necese komprenigi al la geekspluatatoj, ke ilia socia situacio ne devenas el nepra fatalo sed, ke ĝi estas rezulto de kalkulo cinika de la kapitalistaro. Ni devas konsili al ĉi tiuj geekspluatatoj, ke ili ne tro atentu al la mirigaj — sed iluziplenaj paroladoj de iaj feministinoj. Urĝas, ke oni komprenigu al ili la necesecon partopreni de nun la socian batalon.

«Ne tro fidu al aliaj» laŭ iu proverbo! L. B.

Memorfolio

LA SANGA DIMANĈO

22. (9. malnova stilo) januaro 1905 en historio de rusia laboristaro estas memorinda. En tiu dimanĉo peterburgaj laboristoj finmalesperinte pliboniĝon de sia vivekzistado estis alvenintaj antaŭpalacan placon por peti la caron, ke li plifaciligu staton de l’ laboristaro. Alvenis ili nearmitaj tial, ke espero je la carboneco jam ne estis forbrulinta, tamen, «la patro» tuj disigis ĉi-esperon. La petintoj estis renkontitaj per plumbopluvo surteriginta centojn da homoj (estis virinoj kaj infanoj). Tiel respondis la caro al peterburgaj laboristoj.

De tiu tempo pasis 20 jaroj. Nun rusia laboristaro plenkuracis siajn vundojn. La pasinto ŝajnas por ni inkubo. En tago de l’ sanga dimanĉo tutrusia proletariaro je la memoro de l’ mortigitoj klinas ruĝajn standardojn kaj parolas:

Vi dormu trankvile, karaj fratoj: vi estas venĝitaj.

Nikolao Semenov (3721)

Por nia meminstruado

3]

Nova ciklo pri Sovetio

La potencstrukturo.

Ni do vidis, ke du principoj karakterizas Sovetion kiel politikan organismon. Unuflanke ĝi permesas kaj akcelas neordinaran ekfloron de nacia kulturo en grado allasebla de neniu alia lando. Kaj samtempe ĝi restas kiel regno bazita je absolute sennaciecaj principoj, kio estas sendube la ĉefa kaŭzo de ĝia vivkapableco.

Se ni nin turnos al interna potenc-organizo, do ni rimarkos, ke ankaŭ ĝi estas la sintezo de du malsamaj principoj. La principoj de regado kaj memregado, de centralizita kaj decentralizita potencoj estas iel harmonie ligitaj kaj permesas senfinan evoluon eĉ en kadroj de konstitucio mem.

Sovetio ne havas municipalecojn en konata senco de tiu vorto, t. e. tute sendependajn de centra potenco, memstarajn institutojn. La sovetoj kaj ekzekutivkomitatoj eĉ plej malgrandaj, ekz. vilaĝa soveto, estas unu el ĉeneroj en vico de potencorgahoj, kiuj entute formas unu tre harmonian politikan organismon. Sed samtempe ili estas la organoj de memregado en plej vasta senco de tiu vorto, ne nur pro tio ke ili estas elektataj de loĝantaro mem, neniam delegataj de supre, sed ĉefe pro tio, ke soveto estas laŭ konstitucio kaj fakte plenrajta mastro en limoj de sia regiono, kaj la taskon de regado plenumas ne nur oficistoj, sed la masoj mem, entirataj en ĉiuj sferoj de praktika laboro. La sovetanoj havas nenion komunan kun parlamentistoj: ili mem leĝdonas kaj plenumas kaj mem estas respondaj antaŭ loĝantaro. Dividitaj je apartaj komisionoj, konforme al fakoj de Ekzek. Komitato, la sovetanoj aktive partoprenas la ĉiutagan laboron kaj praktike kontrolas la taŭgecon de siaj leĝoj. Ili kunhelpas la administracion de ĉiuj institucioj, samtempe kontrolante ilian laboron, iniciate — en ĉiuj sferoj de mastruma kaj kultura vivo, akcelante ĝian senĉesan progreson.

Ekzemple la sovetsekcio de Kieva popolkleriga fako entenis en jaro 1924 101 membrojn. Grandega laboro estis plenumita de ili. Ili konsidereble altigis la buĝeton de popolkleriga fako, altigis la salajron de la instruistaro kaj laborantaro; dank’ al ili estis riparitaj kaj plibonigitaj multaj lernejoj kaj infandomoj, organizita la «semajno de infanoj» kaj ĉeloj de «infanamikoj» en ĉiuj institucioj, multe helpintaj la materialan situacion de l’ infanoj; ili multege akcelis la likvidadon de l’ analfabeteco ktp.

Ankoraŭ pli fruktedona estis la laboro de sovetanoj en sekcioj de komunuma mastrumado, saniga fako kaj aliaj.

Estas fakto, ke sovetanoj fariĝas ĉiutage pli kaj pli popularaj kaj ŝatataj. En ĉiuj embarasaj kaj malfacilaj cirkonstancoj oni apelacias al ili kaj ne senrezulte. La sekreto de tiu populareco kaj fido estas, ke sovetanoj — tiuj leĝdonantoj kaj plenrajtaj mastroj de sia regiono — ne forlasas siajn oficojn kaj restas ligitaj kun masoj, kun siaj elektintoj, je ĉiutaga laboro. Kun ĉiuj siaj bezonoj la laboristoj povas sin senpere turni al sia kamarado-sovetano, postuli de li raporton, kaj anstataŭi lin, se li montriĝas nekapabla aŭ nefidinda deputato.

Analizante tiun sistemon kaj observante la laboron de sovetanoj eĉ nun, kiam tre malalta ankoraŭ estas ilia kultura nivelo, kaj ankoraŭ pli malgranda la kutimo kaj sperto en regado, oni nevole venas al konkludo, ke la „mistera» malapero de regno, kiun prognozis Engels¹) kaj kiun ĝis nun tiom primokas scienculoj-«regnanoj» — fariĝas jam nek mistera, nek utopia: la ĝermon de tiu procedo ni jam ĉeestas.

Ida Lisiĉnik, Kiev.

¹) «Kun malapero de klasoj neeviteble malaperos ankaŭ la regno. La socio, kiu laŭ nova metodo organizos sian produktadon je bazo de libera kaj egala unuiĝo de produktantoj, forsendos la tutan regnan maŝinon tien, kie estos por ĝi la ĝusta loko: en muzeon de antikvajoj, apude la ŝpinilo kaj bronza hakilo.» Engels. «Deveno de familio proprecrajto kaj regno».

— pàgina 8 —

6 — SENNACIULO

SAT-movado :: Tra Esperantio

La Va Kongreso de SAT.

En n.o 10 de Sennaciulo aperis noto en kiu la Wiena SAT-anaro sin deklaris preta aranĝi la Van kongreson. Hodiaŭ la Ekzekutiva Komisiono konfirmas tiun proponon: la Va okazos do en Wien, dum aŭgusto 1925.

La tieaj SAT-anoj jam elektis provizoran komitaton kiu eklaboras. Verŝajne en la proksima n.o de Sennaciulo aperos la 1a komuniko oficiala, kun la diversaj informoj necesaj.

Jam ni prepariĝu! — La Va kongreso estu debatpunkto en ĉiuj esper.-proletaj kunvenoj. Tiu nova vivsigno de nia movado plivigligu la propagandon. Ĉiu SAT-ano denun ŝparu iom post iom la monon necesan por veturi Wienon. Ĉiu grupo kolektu monon por ebligi la vojaĝon al unu membro sia.

La Ekzekutiva Komisiono de SAT.

Baloto pri nova Direkta Komitato

4a listo de kandidatoj:

por la 1a sektoro kiel ordinara D. K.-ano: K.do J. Borrell, Banos Viejos 5. 2, Barcelona.

por la 6a sektoro, kiel ekstra D. K.-ano: K.do David Sherriff, 110 Kirkland Street, Glasgow.

Propagandaj metodoj

Longe mi jam pensis kiel mi agos por varbi anojn por nia SAT? Fine mi trovis ion. Mi presigis en la komunista tagjurnalo artikolon en kiu mi komunikis, ke mi organizos skriban kurson. Venis pli ol 20 kursanoj. Ili sendas al mi koverton kun poŝtmarko. Mi hektografiis kaj forsendas la lecionojn en internacia kaj nacia traduko. Post transskribado la lernantoj retrosendas al mi miajn lecionojn, kaj samokaze ili denove sendas koverton kun poŝtmarko kaj sia nomo kaj adreso sur ĝi por novaj du lecionoj. Mi instruas senpage, sed nur al seriozaj kamaradoj. La rezultato estas bona. El ĉiuj anguloj de la landeto mi ricevis partoprenantojn, kiuj ne sciis, kiel lerni nian lingvon. Eĉ el Aŭstralio mi ricevis de holandano leteron en kiu li skribis, ke li legis mian severan admonon lerni esperanton kaj petis sendi al li lernilojn kaj vortaron. Oni eble povas sekvi la saman metodon kun eble pli brilaj sukcesoj. La SAT-anoj el diversaj landoj eble povos uzi mian metodon, sed sperta nacilingvano devos traduki la lecionojn en sia propra lingvo. — La kursanoj devas transskribi. la unuajn 4 lecionojn dufoje kaj la kursgvidanto ricevis siajn lecionojn kun kopio por kontroli. Kiam ili senerare kopiis, tiam mi skribis, ke la lernantoj devas nun unufoje transskribi la kurslecionojn. — Se oni praktikas same, sciigu min pri la spertoj.

SAT-ano 1972, Wormerveer (Nederlando).

Lunaĉarskij kaj Esperanto

En «Esperanto Hejme» (n.ro 1), eldonata en Kazanj ni legas: «Dum ĉeestado de l’Popola Komisaro de Klerigado de R.S.F.S.R., Lunaĉarskij en Kazanj, nia redakcia kunlaboranto kaj komitatano havis kun la Popola Komisaro konversacion pri la lingvo esperanto kaj pri rilato al ĝi de Komisario de Klerigado kaj de Komintern.

— Nia rilato al la unuspeca internacia lingvo esperanto — diris la Popola Komisaro — estas amikfavora. Al la okazinta en Leningrado kongreso de esp.istoj estis sendita de ni saluta telegramo. En la laboraj lernejoj estas permesita instruado de la lingvo esperanto kiel ne deviga lernobjekto. Ni ne malhelpas fondon de lernejoj kaj kursoj de la lingvo esperanto.

Same bondeziraj interrilatoj ekzistas inter esperanto kaj Komintern, inter anoj de kiu estas multe da esperantistoj.

Estus tre grave, se dum internaciaj kongresoj oni aplikus unuspecan internacian lingvon, sed ankoraŭ ne sufiĉe multaj kamaradoj-kongresanoj parolas esperante.»

Je fino de la konversacio, k.do Lunaĉarskij ekinteresiĝis pri esp.o-movado en Kazanj kaj volonte donis por nia gazeto jenan aŭtografon: 2./X. Kazanj

«Ĉio, kio interligas popolojn estas bono. Kreskado de internacionalo alkondukos al tiaj aŭ aliaj metodoj de reciproka komprenado. Mi kore deziras, ke laboro de esperantistoj plifaciligu tian procedon.» Lunaĉarskij.

TRA LA KLASBATALO

En Rumanio reĝas la blanka teroro en plej akra formo. Nova «ordoleĝo» malpermesas anecon ĉe iu ajn proleta organizajo, ĉu en-, ĉu eksterlanda, je punminaco de 5—10 jara malliberejo. 500 kamaradoj estas arestitaj kaj dum esploroj kruele turmentitaj. Inter ili troviĝas S.A.T.-anoj. Aliajn ankoraŭ minacas la sama sorto. (S.A.T.-rap. el Rum.)

Japanio: Senlaboreco kreskas. Mono iom plimalvaloriĝis. Komunista partio nur ekzistas sekrete. La fondintoj estis arestitaj kaj baldaŭ estis juĝotaj. (S.A.T.-inf., Enazia A.B.C.)

Tokio, 5. dec.- Kdo. Namba Disuke (vidu: dua letero el Japanio en S. R. junio 1924) estis mortkondamnita 13. nov. Tiam li ekstarinte ekkriis: «Vivu Japana Komunista Partio, Vivu Proletariaro, Vivu Rusa Kom. Partio! Kaj vivu Internacio!» Apenaŭ li eldiris tiujn vortojn, li tuj estis devigita silenti de policistoj k. ĝendarmoj. Sekvanttagaj ĵurnaloj nenion pri lia diro skribis. Eĉ kelkaj raportis ke kdo. Namba pentis sian krimaĵon, kiam li estis kondamnita! (S.A.T.-rap.)

15./16. januaro okazis balotoj por prezidanteco de Finnlando. Finnaj komunistoj estis proponintaj kdon. Matti Väisänen, prezidanto de Lab. Landorganizacio de Finnlando. Lia profesio estas tajloro. Li estas enkarcerita, kondamnita de la burĝa juĝistaro je 6 jaroj, 8 mon., 7 tagoj da karcero, tial ke sub lia prezideco de Lab. landorganizacio, okazis en lando kelkaj laborhaltigoj. Kun miloj aliaj li estas nun en politika malliberejo en la lando estas pli ol sufiĉe konata. La balotpropono signifas proteston kontraŭ la de 1918 en lando furiozanta blanka teroro de finna burĝaro, per kiu pereis ĉ. 70000 laboristoj. (S.A.T.-rap. Helsinki).

Modela programo por SAT-grupoj

La programo de la «Laborista Esperanto Klubo», London (144, High Holborn, W. C. 1) Januaro — Marto 1925 (presita sur poŝtkarto).

Jan-o 3. Mono kaj ĝia uzado — J. Floro „ 10. Studado pri Pasinteco — W. Vincent „ 17. Roza Luxemburg kaj Liebknecht — E. Yelland „ 24. Lenin — K.dino Sujadinova „ 31. La arto de parolado — E. Limouzine Feb-o 7. Saradoj — K.dino Yelland „ 14. Historio — J. Floro „ 21. Paroladetoj — S. W. Brown „ 28. Aranĝota — K.do Lucas Marto 7. Sub la Rusa Registaro — A. Atherton „ 14. Aranĝota — J. Wright „ 21. Traduka Vespero — R. Wood „ 28. Pri la Radio — S. W. Brown

Imitinde!

PROMENOJ KAJ PROMENETOJ SUR MARĜENOJ DE ESPERANTAJ GAZETOJ

(KLAĈAJ VORTOJ PRI FREMDAJ KORTOJ)

15. Kelkies dandeco aŭ Poincaré-Bismarck’a neŭtraleco

«Esp. Triumfonta» (n.o 212) laŭ informoj en «Le Matin» komunikas ke dum la lasta kongreso de danc-instruistoj en Bruxelles oni registris kiel novajon el Amsterdam «Esperanto-fokstroton». Mankas ĉe ni la dubo, ke meze de la neŭtrala esp.-movado troviĝas multaj dandoj, kiuj esp.on bezonas sole por dancado k. flirtado, k. ni plene konsentas kun la subtitolo metita de «ET» super la informo, ke la nova fokstroto estas «tio, kio ankoraŭ mankis ĝis nun» por ĝisfunda karakterizo de la neŭtrala movado. Tamen «neŭtraleco» de «ET» ne permesas al ĝi nure laŭdi aŭ nure mallaŭdi la novan inventon, do ĝi faras tion k. alion samtempe:

«Ni volonte vidus tiun ĉi fokstroton k. ni ne dubas, ke la multenombraj «entuziasmuloj» en nia movado ne maluzus la okazon por enkonduki ĝin en niajn rondojn.

La nova danco kredeble por ni havas nur unu avantaĝon, ke ĝi diskonigas la vorton «Esperanto», sed laŭ kvalito ĝi nur devas esti registrata en la vicon de reklamtitoloj kiel: Bismarck-haringoj, Poincaré-raketoj … ktp.»

— pàgina 9 —

SENNACIULO — 7

La sama neŭtraleco evidente tre multe ĝenis la ĉefredaktoron de l’ nomita gazeto, kiam li estis verkanta longegajn impresojn pri sia kongresa, aŭ pli ĝuste, postkongresa vojaĝo tra duono de Eŭropo. Malgraŭ sia longeco la privojaĝa raporto rakontas al ni precipe pri vidindaj konstruaĵoj k. naturbelaĵoj, pri hoteloj k. fervojaj vagonoj, pri prezoj de tagmanĝo en diversaj restoracioj, — pri vivaj homoj malmulte atentas la raportanto, krom eble pri almozuloj, ĉar ili tre multe tedis lin dum la vojaĝo. Estus tre malfacile konkludi el la raporto pri la vera stato de l’ travojaĝitaj landoj k. pri la vera humoro de l’ vojaĝinto, se . . . denove ne helpus lia emo al sonĝoj. Lacigita pro longa vojaĝo, nia vojaĝinto post hejmena reveno dolĉe ekdormas k. revivas sian vojaĝon ensonĝe. Kun granda amo k. zorgo li priskribas sian sonĝon, kiu

«. . . komencis terure. Mi sonĝis, ke mi kuŝas en kabanaĉo, sur malseka pajlo, k. puloj, cimoj k. aliaj bestetoj turmentas min. K. apud mia lito sidas sorĉistinaĉo kun plej malbelaj trajtoj, kun longa hoka nazo k. kun araneaj fingroj. . . Poste aperis leonoj kun teruraj faŭkoj . . . La leonojn sekvas fiakristoj k. pakaĵoportistoj kun grandaj pugnoj k. minacaj rigardoj . . . Sed feliĉe jen aperas Carabinieri (policanoj el faŝista Italio) en frako k. blankaj gantoj.»

Tiel en la sonĝo povas evidentiĝi la esenco de «neŭtraleco» burĝspirita: ĝi sopiras alvenon de policano el faŝista lando, kiu savos Eŭropon de puloj, cimoj, leonoj kun teruraj faŭkoj, kaj . . . de minacaj rigardoj de l’ ekspluatatoj. . . .

Tiel stultigante la popolon per esperanto-fokstrotoj, metante esperanton en la saman vicon kun Bismarck-haringoj k. Poincaré-raketoj, niaj «samideanoj» en silento kulturas vere Poincaré-Bismarck’an «neŭtralecon».

Alia ulo el Moskvo.

RECENZEJO

Libroj

Oomoto, la nova spirita movado, Oomoto Fremdlanden-Propaganda Oficejo, Ajabe, Japanio. 40-paĝa propagandbroŝuro, formato 13×18 cm, prezo ne montrita.

Tiu broŝuro propagandas tre strangan religi-spiritan doktrinon. Post legado plifortiĝas la konvinko ĉe materialisto-marksisto, ke tiaj doktrinoj kaj libroj nur servas por konfuzi la homajn spiritojn, precipe la cerbojn de laborularo, por ilin kapti per misterajoj kaj «sanktaĵoj» kaj tiamaniere deturni de klara ideo de klasbatalo. — N. B.

Prospekto de Internacia Specimena Foiro de Lyon (2.—15. marto 1925). Ilustrita. Kun alvoko al esp.-istaj komercistoj.

Gazetoj

Represis artikolojn: Le Droit du Peuple, Lausanne, 8. 1. Blanka teroro en Hispanio (R. H. — S. 14), En Siberio (S. 9).

Enpresis div. notojn kaj art.: The Worker, Glasgow, 27. 12.; Workers Weekly, London, 26. 12.; Freiheit, Düsseldorf 22. 12, 3. 1. Industrial Solidarity, Chicago, 24. 12.

KORESPONDEJO

  1. Viaj artikoloj bone alvenis.

  2. Vian noton pri spertoj ni uzos en okazo de bezono. N. B.

  3. Via artikoleto estas certe presinda, sed ĝi nur ripetas, kion jam diris k.do Podkaminer. Sekve, tial ke materialo abundas, ni ne uzos vian manuskripton. — E. L.

  4. Mi sendis provekz. — Adm.

Abonigante vian gazeton, vi venkigas viajn ideojn.

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

  1. E. Rebrik

La sorto de Kuĉik-Hano estis pli multe tragedia. Perdinte tutajn siajn amikojn kaj adeptojn li tute sola daŭrigis batalon kontraŭ ŝaha registaro. Sed malforta por tia batalo, li grade devis reiri kaj reiri komence en arbarojn, poste en montojn kaj fine forgesita kaj lasita de tutaj, li decidis ekiri en provincon de Azerbajdĵan, kie en tiu tempo komencis revolucia movado sub gvido de Simko. Sed iro vintre trans montoj kovritaj de neĝo sen kondukantoj transiris liajn fortojn, kaj unu tagon kozakoj trovis lin en montoj kunglaciiĝinta en kabano de paŝtistoj. Ili aportis lian kadavron en Reŝt. Tie oni dehakis lian kapon kaj sendis ĝin en Teheran donace al ŝaho. Honoro prezenti la kapon de Kuĉik-Hano al Ŝaho estis mandatita al Halu-Kurban. En komenco de novembro tutaj traktadoj inter Halu-Kurban kaj ŝaha registaro estis finitaj. Ŝaha armeo okupis Enzeli kaj tutan provincon. Tiel finiĝis revolucio en Gilan. Cetere post Kuĉik-Hano sin trovis heredantoj en persono de Kibrit-Hano kaj Seid Djelal, kiuj provis daŭrigi la aferon de Kuĉik-Hano. Batalo de ŝaha registaro kontraŭ ili daŭris ankoraŭ preskaŭ unu jaron, kaj nur aŭtune 1922 ŝaha registaro deklaris pri plena trankviligo de provinco.

* * *

8. Esperanto en Persio

La ondo de Esperanto nur en 1914 alruliĝis ĝis la lando de Leono kaj Suno. En tiu ĉi jaro iu Bahmen Ŝidani — bahajano, sciiĝinte ke Estro de bahajanoj Abdul Baha rekomendis al siaj adeptoj lerni Esperanton, tuj komencis ĝin studi. Post kelkaj monatoj li jam ĝin sciis tiom bone, ke li decidis disvastigi ĝin inter siaj samreligiuloj — bahajanoj.

Post du jaroj da fervora laboro li havis pli ol 100 lernantojn kaj 5—10 spertajn instruistojn de Esperanto.

Post preskaŭ du jaroj t. e. en komenco de 1916 unu el rusaj bankoficistoj s.ro S. Resser ne sciante pri la esperanta movado en Teheran, kiun gvidis B. Ŝidani, ankaŭ komencis la propagandon de la internacia lingvo, instigata tamen de aliaj motivoj ol B. Ŝidani. Li ne sciis la persan lingvon kaj ofte pensis pri tia nenormala situacio, ke li, vivante en Persio, ne povas paroli kun la persoj.

Lia propagando havis sukceson, kaj li akiris 15—20 samideanojn, pri kio li skribis en kelkaj esperantaj gazetoj.

Preskaŭ en la sama tempo B. Ŝidani ankaŭ skribis al la redakcio de «Brita Esperantisto» pri sia propagando. Oni povas imagi miron de B. Ŝidani kaj S. Resser, kiam ili eksciis, ke en la sama urbo ekzistas aliaj samideanoj, kiujn ili ne konas. Komenciĝis la serĉadoj. Bedaŭrinde nek unu nek la alia sciis la adreson de sia samideano. Estis senditaj la petoj al redakcioj komuniki la adresojn, sed respondo ne venis. Eble en tia granda urbo, kia estas Teheran, ili longe ne trovus unu la alian, sed la okazo helpis.

Unu fojon, B. Ŝidani venis en la bankon, kie servis S. Resser, por aĉeti unu ĉekon por sendi monon al Moskva kontoro de ĵurnalo «La ondo de Esperanto».

La cetero estas komprenebla. En la sama tago okazis la interkonatiĝo de la ambaŭaj grupoj, kaj de tiam ili komencis labori kune.

En septembro de 1916 estis aranĝita granda esperanta festo kun tre diverstema programo. Pri la festo estis presita granda artikolo en granda gazeto «Asre Ĝadid» (Nova epoko).

En 1917 la centro de propagando estis transportita en urbon Kazvin, kien elveturis unu el plej fervoraj disĉiploj de B. Ŝidani Mohamed Labib. Li laboris ankaŭ inter bahajanoj, sed precipe inter virinoj kaj organizis grupegon de esperantistinoj. Tio estis grandega venko de Esperanto, ĉar persa virino nur en maloftaj okazoj ricevas klerecon. Kaj precipe grava kaj rimarkinda estas tio, ke du universalaj doktrinoj — bahajismo kaj Esperanto permesis al persa virino plilarĝigi sian mensan horizonton, kiu estas por ili fermita. Estis vidende, kun kia volonto novaj adeptinoj de Esperanto korespondadis esperante kun eksterlandaj gesamideanoj.

Por skribanto de tiuj ĉi linioj nur sola nomo de esperantisto malfermis la pordojn de persa «interieur» kaj permesis persone konatiĝi kun persa virino. Kiu scias bone persan vivon kaj morojn povas kompreni tiun ĉi venkon de lingvo, kiun, laŭ mia opinio, povos atingi en proksima estonto nenia alia doktrino aŭ movado, krom, povas esti, reformacio de religio.

— pàgina 10 —

8 — SENNACIULO

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XX^e Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig-Stött. poŝtĉeka n.ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Jarlibro 1925. Kamaradoj! La tempo alproksimiĝas por la preparlaboroj de nia jarlibro. Estas necese, ke ĉiu estu preciza kaj senprokraste anoncu sin ĉe la administranto, por ke lia adreso aperu en la jarlibro. Ĉar poste, kiam la materialo estas en la presejo, tiam estas tro malfrue, por ankoraŭ enmeti la postvenantajn adresojn. Ĉi-jare ni presigos ĉiujn adresojn; nur esceptojn ni faras ĉe tiuj k.doj, kiuj aparte deziras la ne-enpreson de sia adreso. Adm.

Korespondado. Kelkaj k.doj plendis ĉe la administracio, ke ili neniam ricevas respondon de la k.doj, al kiuj ili skribis por korespondi. Ja, kelkfoje ne estas miro. Same la administranto ricevis sciigojn, ke ekz. k.doj ĉerpas la adresojn el la Jarlibro kaj skribas al iu ajn. Ekz. en Kremenĉug eĉ subtenantaj membroj (kiuj tute ne scias esperanton) ankaŭ ricevis tiajn korespondpetojn. Ankoraŭfoje ni akcentas, ke la adresoj en la jarlibro neniam servas por korespondado, nur ĉe eksterordinaraj okazoj, kaj se oni aldonas la afrankon por respondo.

Reklamado. Kamaradoj! En viaj urboj, en via distrikto provu akiri anoncojn por «Sennaciulo» kaj speciale ankaŭ por la Jarlibro. Per tio ni povus plimalaltigi la elspezojn por niaj eldonaĵoj, kio treege fortigus nian financan bazon. La materialon por la reklamvarbado disponigas la Administracio.

Municio por SAT kaj ĝiaj organoj

Afriko: Dambe-Johannesburg, 4.62 mk. g. Argentino: Crniĉ-Mar del Plata, 2.80 pes. Aŭstrio: Plank-Salzburg, 10000 kr. Belgio: El la kongreskaso: 1 rbl. rus., 100 rbl. lat., 1 dol., 20 mk. finn., 10000 kr. aŭstr., 125 fr. bg, 15.57 mk. g. (por eldonkooperativo). Brazilo: Albino Alves de Souza-Rio de J. 1 milr.; Gonwalves-Rio 1 milr. Britio: Exon-Birkenhead. 1.22 mk. g. Francio: Piron-Paris, 10 fr.; 1370 — 60 fr.; Rival-St. Etienne 4.15 fr. Germanio: Dehmel-Rüstringen 0.50 mk.; Goth-Waltersdorf 0.50 mk.; Scheidt-Kreuznach 0.50 mk. Holando: Rotterd. Lab. Klubo «L’ Espero» 3 fl. Italio: 2757 — 6 lir. Persio: Rebrik-Teheran, 100 ffr. Sovet-Unio: Krolikov-Ilovajsk, 0.81 r.; Andreev, Barviŝ, Lublinski-Kremenĉug, po 0.50 r.

Adresŝanĝoj

La gek.doj en Leningrad nun kunvenas ĵaŭde kaj sabate 20—22 h. K.do A. Schwenk, Hammerstr. 26, Essen (stratŝ.). K.do M. Perlow, 2535, So. Sheridan st., Philadelphia-Pa. (stratŝ.)

Legu ankaŭ la informojn de Ekzek. Komisiono sur paĝo 6!

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla dulinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Argentino K.do Irenes Antonanzas, Str. Gary, 2466, Mar del Plata, dez. koresp. pri anark. k. lab. movadoj, k. ĉ. l.

Belgio Esperantista Lab. Aspiranta Grupo de Bruxelles, dez. koresp. kun simila grupo — k. ĉ. l. Adr.: Alfred Van Gerfsom, rue Gustave Defnet, 72, St. Gilles-Bruxelles. Lab. Esp. Grupo serĉas por gelernantoj de du kursoj gekorespondantojn el ĉ. l. Bonvolu skribi al k.do P. Grignard, Route de Stembert, 359, Verviers.

Bulgario F.ino Anka Prahova, Poste restante, Plovdiv, kun gefraŭloj de ekster-eŭropaj landoj. K.do Srebru Petrov, bankoficisto, Egri-Dere, Kirĝaliska-Okolia. pri divers. temoj, k. ĉ. l.

Ĉekoslovakio K.do Josef Schweinfurter, Holleischen, 167, letzte Post Holleischen, b. Pilsen, pri sociologiaj k. statistikaj temoj, k. ĉ. l.

Francio 24-jara hungaro intencas mondvojaĝi bicikle. Kiuj dez. lin akompani, tiuj skribu al jena adr.: K.dino Thereze Bartha, 1 rue du Général Blaise, (Hotel Garde) Paris, XI. La vojaĝo komenciĝos en printempo 1925.

Germanio K.do Karl Schmauder, Mercedesstr. 24, Stuttgart-Untertürkheim, dez. koresp. PI, PM, bfl, k. ĉ. l. *K.dino Linda Seifert, Bismarckstr. 16, Auerbach i. Vogtl. *K.dino Else Riedel, Obere Bahnhofstr. 43 „ „ „ *K.do Erich Fischer, Plauensche Str. 41 „ „ „ *K.do Alfr. Marbach, Rützengrünerstr. 29, Rodewisch i. Vogtl. K.do Max Zieles, Buchenstr. 5, Merscheid b. Ohligs, PK, L, PI, PM, pri ĉ. temoj k. ĉ. l., certe resp. «Deziras interŝanĝadon de PM, k. ĉ. l. Sendu unue.» Adr.: H. Wolfschmitt, Klenzestr. 99, I. r., München. * liberpensulaj, politikaj temoj L, PI, k. ĉ. l.

Litovio K.do Ŝ. Trejvas, Pilies g-ve 13 Zydu Vaiku Namai, Kaunas, librotenisto de infanejo (labormetoda instruado) pri infanejoj, instruado, libereca movado, vegetaranismo, viv-k. socireformo, memedukado k. sim. temoj. Nur kun seriozuloj.

Sovet-Unio 12-a grupo de Ŝtataj Esperanto-Kursoj, Fundukleevskaja 32, kv. 23, Kiev, pri div. temoj kun ĉ. l. K.do Koblov Kesarj, (studento, de Mez-Azia Universitato), Ĉimkentski trakt, 60, Taŝkent, Uzbekistan, pri div. temoj k. ĉ. l. L, PI, bfl. Preferas bildojn montrantajn popolajn morojn, kutimojn, vestojn, tipojn ktp. K.dino Tuljakova E. M., Prospekt K. Libknehta 63, lĝ. 15, Leningrad, dez. koresp. pri demandoj de sociala asekuro. K.do Rubin Petro, Plehanovstr. 2, Soc. «Espero», Leningrado, dez. kor. k. ĉ. l. L, pri anarkismo, ateismo k. virina demando; kun germanoj volonte pri komisi-agenta laboro. Certe respondas. K.do Grigorjev, Viktor, Goscirk, Leningrado, kun cirkaj laborantoj kaj fraŭlinoj. Certe respondas. K.do Serdjukov Aleksandro kaj Ejov Ivan, Poŝtkesto 51, Astrahan, pri pentrarto, interŝ. PI, kopiojn de bildoj per leteroj. Ĉiam respondas. K.do Silova Varvara, Poŝtkesto 51, Astrahan, PI, ĉiam respondas. K.do Radiŝĉev, M., Bjuro Peĉati Gosparohodstva, Kooperativnaja 11, Nijni-Novgorod, pri rivera transporto, L, k. ĉ. l. K.do P. Nikitin, Kalanĉerskaja pl. 1, Krasnoprudski per ½ kv. 7, Moskvo, pri turismo, interŝ. fotojn, PK, PI. Miaj korespondantoj atentu mian novan adreson: Tuapse (Kaŭkazo), Ul. Oktjabrskoj revolucii 3, Bazilo Belakov (SAT n.o 3935). K.do Bazilo Averin, Poŝtkesto n.o 14, Astrahan, dez. interŝ. PM, kaj papermonon. Ne sendu german. kaj ĉeĥoslov. poŝtmarkojn! La sendajojn adresu: Upolnomoĉennomu Filatelii 1-a Tverskaja-Jamskaja, 3, Moskvo, por B. Averin (filat. bileto 165) Astrahan.

Svedio Einar Adamson, redaktoro, Sveda Laborista Esperanto Asocio, Göteborg, 1, dez. diversl. laboristgazetojn. Li sendas sved. esp. gazetojn rekompence. Korespondas per il. p. Gustav Karlson, Madliden 1, Skoftebyn Trollhättan, dez. korespondi k. ĉ. l. K.do Gustas Jönsson, P. R. Hällefors, PI, pref. k. ekstereŭropaj lertaj k.doj. Nepre resp.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4 50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 19, 5 de febrer de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N.ro 19 — APERAS SEMAJNE — 5. Februaro 1925

[BILDO p.1 | 8,8,85,27] Kapo de la gazeto: stelo kun «S.A.T.» en la mezo, ĉirkaŭe la devizo «ESPERANTO je la servo de la tutmonda PROLETARO», sube la granda titolo «SENNACIULO» per ornamaj literoj.

SENNACIULO

Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda.

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

La Soveta Kooperacio

Kiam en Sovetio en 1921 estis enkondukita la t. n. «nepo» — nova ekonomia politiko — ĝi signis per si anstataŭon de la antaŭa rigora komunisma ekonomia produktad-distribua sistemo per pli-malpli mola formo de la «ŝtata kapitalismo» kaj pli-malpli kutima interna libera komerco.

Multaj estis komprenantaj tiun okazon kiel fiaskon de la tuta komunisma idearo pri la ekonomia problemo, iuj malice frotis siajn manojn… Tamen la komunistoj proklamis tiun fakton, kiel naturan etapon, necesan transpasan formon, neeviteblan en la aktuala momento politika.

Kaj estas vero, ke multaj ekonomiaj aranĝoj de la komunista registaro en Sovetio estis diktitaj plejparte per la postuloj de la politika situacio. Multaj ekonomiaj dekretoj estis vole-nevole publikigataj de la Sovetoj sendepende de iliaj antaŭaj intencoj kaj nur tial, ke mankis alia maniero por savi la aferon en la danĝeraj tagoj.

Estas jam historie difinita la t. n. epoko de la «milita komunismo» 1918 ĝis 1921. Al tiu ĉi tempo precipe rilatas la ĉefaj aranĝoj de la Sovetoj koncerne al la nacionalizo de ĉiuj landaj valoraĵoj, rekvizado de la pano ĉe la kamparanoj ktp. Estis ja la milito… Se eĉ la «demokratiaj» militintaj ŝtatoj permesis al si rekvizadon, konfiskon k. a. similajn perfortaĵojn, tio estis por ili jure malprava ago, dum la laboriste-kamparana registaro tion faris laŭ plena rajto: la havaĵo ja ne estis privata, sed komuna. Granda jurdiferenco!

Nur kiam en 1921 likvidiĝis la lasta fronto — ebliĝis laboro normala kaj estis nuligitaj ĉiuj eksterordinaraj institucioj kaj faroj — kune kun la «terura Ĉ. K.» k. a. Ebliĝis organizo de la efektiva krelaboro kaj jen tie ĉi montriĝis la veraj avantaĝoj de la soveta ekonomia sistemo.

Nuntempe la ĉefa atento en la ekonomiaj taskoj de la sovet-registaro estas direktata al la kooperacio — kaj tio estas komprenebla por la registaro, kiu bazas sin ne sur supraj partoj de la elektitaj socklasoj, sed sur kolektivaj fortoj de la larĝaj laborular-masoj.

[BILDO p.1 | 34,45,59,71] Lignogravuraĵo: proleto kun nuda torso, klinita, forĝanta aŭ laboranta per martelo sur amboso, ĉirkaŭita de radioj de lumo. Subskribo: LA PROLETARO SOVETLANDA

Ĝenerale la konsum-kooperacia movado en Rusio ekzistas 26 jarojn. Ĵus antaŭ la mondmilito — en 1914 la rusia kooperacio nombris ĉirkaŭ 1 650 000 membrojn. La tuta spezo de la rusiaj kooperativoj en 1916 atingis ĝis 50 959 000 rubloj, kio rilatis al la tuta ruslanda merkato nur kiel 1,5 %.

La ekonomiaj sekvoj de la milito, samkiel en la aliaj landoj, elvokis grandan «modon» al la kooperacio kaj en Rusio la revolucia idearo ankoraŭ pligrandigis tion. En 1917 la kooperacio atingas en Rusio sian kulminacian punkton kaj nombras jam 11 500 000 membrojn. Tiu kresko de la kooperacio estis instigita ĉefe pro nesufiĉo de la provizado tiama kaj granda spekulado de la komercistoj.

En 1919 pro granda streĉiteco en la civila milito, pro grandaj embarasoj en la provizado de la loĝantaro kaj la armeo, en la periodo de la «milita komunismo» la Sovetregistaro 20. marto 1919 dekretis transdoni la tutan provizadaferon en la lando al la kooperacio, funkcienda laŭ la taskoj kaj planoj de «Narkomprod» — popola komisarejo de la provizado.

Laŭ tiu dekreto la tuta laborula loĝantaro estis traktata kiel membraro de la „unuecaj konsum-societoj», la membreco estis deviga kaj nature tiuj societoj havis neniun «liberecon». Tiu ĉi dekreto elvokis diversajn plendojn el la flanko de la malnovaj «kooperatistoj», kiuj tion opiniis kiel perforton super la kooperacio kaj ĝian mortigon.

Ĉu vere la kooperacio estis mortigita de la bolŝevikoj, aŭ kontraŭe ili ebligis eksterordinaran ekfloron de la vere laborula kooperativa movado — ni vidu el la sekvantaj faktoj.

La dekreto 7. aprilo 1921 liberigis la kooperacion kaj nun ĝi estas tute nedeviga. La kooperacio de post tiu dato laboras nur laŭ siaj propraj fortoj kaj per la membroj, kiuj propravole al ĝi aliĝas.

Momente la sovetia kooperacio havas 6 800 000 membrojn-akciulojn kaj tiu nombro konstante kreskas.

Kiel ĝenerale kreskis la spezo de la rusa kooperacio, por kompari, montras jena tabelo de «Centro-

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

sojuz» – Centra Uniono de la kooperativ-societoj en Sovetio: —

1914 — 10 343 550 rubl. | 1920 — 94 752 000 1917 — 46 791 000 „ | 1921 — 66 422 000 1918 — 30 347 000 „ | 1922 — 74 835 000 1919 — 44 285 000 „ | 1923 — 158 416 100 supozeble 1924 — 172 633 000

Jam tiu ĉi statistiko, kalkulita laŭ la unuspecigita monvaloro je la jaroj de granda valutofalo, montras grandan kreskon de la kooperacia aktiveco. Precipe la forkurinta 1924 jaro estis jaro de eksterordinare rapida kaj vasta progreso de la soveta kooperacio. Grandan rolon ludis en tio la definitiva stabiligo de la mono, nur en tiu jaro atingita pro brile sukcesinta financa reformo de la Sovetregistaro.

Ĉefe rapide kreskas la kooperacio inter la urbanaro kaj laboristaro. En junio 1923 estis 1 777 389 urbanoj kaj laboristoj kooperitaj, en aprilo 1924 — 2 400 849 kaj en aŭgusto 1924 — jam 2 863 172. Do nur dum 4 monatoj — pli ol 450 000 novaj membroj — nur laboristoj krom kamparanoj!

Plej bone ni povas observi la progresojn de la Soveta kooperacio sur la ekzemplo de M. S. P. O. — Moskva Uniono de la konsum-societoj, kiu dum la lasta tempo disvolviĝis je grandega organizaĵo, kun la spezo leviĝinta de 3 000 000 rub. ĝis 8 500 000 dum 4 monatoj. En oktobro 1924 M. S. P. O. havis la spezon ĉirkaŭ 5 000 000 rub. kaj lastaj informoj diras, ke la ĝenerala spezo de M. S. P. O. atingis 50 % de la spezo de la tuta Moskva merkato. Tio estas grava venko, ĉar krom la kooperacio sur la Moskva merkato figuras ankaŭ la ŝtataj entreprenoj, laborantaj interkonsente kun la kooperacio, kaj do por la privata komerco restas nemulta procento, kombinata el multaj malgrandaj detalaj butikoj.

M. S. P. O. en la komenco de 1924 konsistis el 95 lokaj kooperativoj en la urbo kaj 363 en la gubernio. En oktobro en Moskvo estis 57 kooperativoj kaj la gubernio 451 vilaĝaj kooperativoj kaj 96 laboristaj.

Konsiderante, ke en 1922 en Moskvo estis 500 lokaj kooperativoj, oni eble povas konstati kvazaŭan malprogreson? Tamen tiu ĉi fakto nur montras koncentrigon de la kooperativaj fortoj kiu kondukis al kuniĝo de malgrandaj kooperativetoj al komunaj, pli fortaj, unuigitaj. Tia estas la tuta sekreto de tiu ĉi «malkresko».

Same estas pri la membraro de M. S. P. O., kiu estis en januaro 1924 en Moskvo 241 000, en la gubernio 195 000 — kaj en oktobro en Moskvo 256 000, en la gubernio 303 000. Tio ĉi nur montras plikreskon de la kooperacio en la kamparo, kiu superas eĉ la urbon.

Ĝenerale, simila ŝerco de la cifero estas tre karakteriza por M. S. P. O. Ekzemple, la centrejo de M. S. P. O. havis en majo 1924 — 1 576 oficistojn kaj ĝia periferio (butikoj, deponejoj ktp.) — 7 998. En oktobro ilia kvanto estis jam en la centrejo — 1 102 kaj en la periferio — 9 969. Tio montras la kompaktiĝon kaj streĉitecon de la centra aparato rilate al la pligrandiĝanta ekstera laboro.

Tute same malplimultiĝis la kvanto de la industriaj entreprenoj de M. S. P. O., dum pligrandiĝis la restantaj (konfit-parfuma fabrikejo, kolbas-fabrikejo, fabrikejo de metalaĵoj, fabrikejo de pesiloj, presejo) kaj speciale la butikaro. En oktobro ilia kvanto jam atingis 663 (kontraŭ 435 en januaro) en la urbo kaj 1435+146 en la gubernio. Tiu ĉi nombro konsistas el la t. n. «univermagoj» (universal-magazenoj), produkto-butikoj, manĝejoj, panejoj kaj ankaŭ kelkdek bazartendoj. Tiu ĉi lasta kategorio prezentas tute novan tipon de la kooperacia vendado kaj estas eksperimente provata nur en tiu ĉi jaro. Konsiderante ke la ĉefa fortikaĵo de la privata komerco regas sur la bazaroj kaj en malgranda podetala vendado en diversaj mallumaj anguloj, la soveta kooperacio entreprenis tiun ĉi metodon de kolportado por batali kun ĉiuj specoj de la privata kapitalo. La eksperimento jam donis brilajn rezultojn.

Estas provataj ankaŭ ĉiaj aliaj metodoj de la vere laborula kooperacia laboro. Por laŭeble plej bone provizi siajn membrojn M. S. P. O. donas grandan daŭran krediton. Dum 11 monatoj tiun krediton en Moskvo uzis 232 000 laboristoj kaj oficistoj, kio faras pli ol 25 % de la s’ndikatanar-kvanto en Moskvo — 900 000).

M. S. P. O. havas instruajn kooperativajn kursojn por siaj oficistoj, kooperacian lernejon, kooperaciajn klubojn, eldonas popularan gazeton «Urbo kaj Vilaĝo» (eldonkvanto — 15 000 ekz.) kaj informan ĉiusemajnan «Bultenon».

La kooperacio ludas grandan signifon en la politiko de la prezoj. Ofte vendante malprofite (sed kompreneble ne havante malprofiton en la ĝenerala saldo), ĝi multon faras por malplikarigo de la varoj. Ekzemple, kiam en julio 1924 okazis en Moskvo nelonga krizo de faruno kaj sukero kaj kiam la privataj komercistoj komencis altigi la prezojn trioble ĝis kvaroble, dum la konsternita aĉetantaro pligrandigis la postuladon — nur la streĉita aparato de la kooperacio sukcesis per siaj malkaraj prezoj ŝtopi la okazintan traŝiron de la fronto.

Ĉio ĉi dirita priskribas nur unu solan organizaĵon de la Sovetia kooperacio — la Moskvan. Krom ĝi ekzistas kompreneble similaj regionaj organizaĵoj tra la tuta Uniono de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj kaj ankaŭ la centra tutlanda Centrosojuz. Samkiel rilate al M. S. P. O., ĉie estas konstatebla granda kreskado de la kooperacio, ne nur konsuma, sed ankaŭ alispeca.

Ekzemple, la soveta kampar-ekonomia kooperacio havas nur tri jarojn da sia ekzistado. Nuntempe en la tuta Sovetio ĝi nombras 28 000 organizaĵojn, kunigantajn 2 300 000 vilaĝanajn mastrum-unuojn, aŭ preskaŭ 12 % de la vilaĝa loĝantaro. En Moskva gubernio nun estas ĉirkaŭ 765 organizaĵoj kun 95 000 membroj, kio faras ĉirkaŭ 30 % da ĝenerala nombro de la vilaĝanaj mastrum-unuoj en la gubernio.

Plej grandaj kaj signifaj nun estas la kredite-kampar-ekonomiaj societoj, proksimume po 1 por 304 vilaĝaj kortoj. Dum la lasta jaro nombro de la kamparanoj unuiĝintaj ĉirkaŭ la kredite-kampar-ekonomia kooperacio pli ol triobliĝis. En 1923 spezo de unu societo dum monato estis 1 700 rubl. (en 1922 — nur 900 r.).

Nuntempe oni povas tute certe diri, ke la rolo de la privata kapitalo en Sovetio multe malpliiĝis (trioniĝis) ĝi povas nuntempe provizi nur la nelaborulan parton de la loĝantaro kaj negrandan parton de la laborularo, restanta dume nekooperita. Dum la kooperacio kreskados plu, la privata komerco iom post iom tute perdos sian signifon.

Tiel en la vivo mem, en la praktiko montriĝas la avantaĝoj de la kolektiva ekonomio kontraŭ la senplana konkurenca privatinteresa marĉanda komerco.

Necesas substreki, ke la spirito de la soveta kooperacio estas tute alia, ol eksterlande. Dum ordinare la kooperatoroj nur penas moligi la krudan reĝimon de la kapitalisma sistemo, ne kontraŭbatalante ĝin kaj restante ĝiaj sklavoj, — la soveta kooperatoraro antaŭ ĉio metas la devizon de aktiva batalo kontraŭ la privata komerco kaj efektivigon de la socialisma provizado.

Ĉiam pli la laboro de la kooperacio akceptas en Sovetio karakteron de la t. n. «smyĉka» (kontaktigo) inter la

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

produktado de la kampara ekonomio kaj la urba industrio — kaj samtempe simbolas la kunecon de la vilaĝanaro kaj laboristaro — kio estas la ĉefa ideo de la soveta ŝtatsistemo.

Praviĝas fakte la paroloj de Lenin pri la kooperacio:

«…La simpla kreskado de la kooperacio identas kun la kreskado de la socialismo…»

«…Sub la kondiĉo de plena kooperiĝo ni jam starus per ambaŭ piedoj sur la socialisma grundo», ĉar «reĝimo de la civilizitaj kooperatoroj, dum komunsocia posedo je la produktiloj, dum la klasvenko de la proletariaro super la burĝaro, — tio estas la reĝimo de socialismo…»

„…Ni staras sur tiu vidpunkto, ke la tuta socio, kiel en la senco de provizado, tiel ankaŭ en la senco de distribuado, devas prezenti per si unu ĝeneralan kooperativon…»

«…Nun bezonatas solo, ke estu nur unuanima aspiro iri kun malferma animo en tiun ĉi unikan mondkooperativon¹)…»

Por ke tiu ĉi mondkooperativo venku, necesas nur «efektiva partopreno de la efektivaj loĝantar-masoj».

— Ne rajtu komandi! — diris Lenin en la VIII kongreso de la Rusa Komunista Partio, parolante pri la laboro en la kamparo.

Nur oni donu liberecon al la veraj popolmasoj krei mem sian sorton, forigu ĉiujn parazitojn kaj komandistojn de sur ilia ĝibo — kaj la triumfo de la granda kamarada tutmonda kooperativo estos asekurita.

N. Nekrasov.

La ekonomi-faktoroj de ĉiniaj okazantaĵoj

A. Kantoroviĉ

III

Ĉinio troviĝas ankoraŭ sur tiu ŝtupo de disvolviĝo, kiam potenco estas ne tiom la socia funkcio, kiom primitive-ekonomia kategorio — ĝi estas simpla kaj kune la ĉefa fonto de riĉiĝo. Administra rabado en Ĉinio prezentas sistemon kaj nome la sistemon, radikiĝintan treege firme. Amasigo de kapitaloj okazas plejparte en la formo de senesceptaj monpostuloj de koruptemaj oficistoj²). Ĉiuj administrantoj de ĉiu donita teritorie-administrata unuo estas pro tio ligitaj per unu komuna intereso — ili sin nutras je konto de subiĝanta al ili loĝantaro. De tio devenas la facileco de formiĝo de lokaj grupoj kaj partioj, en kiuj la ĉefan rolon ludas oficistoj, kaj ilia reciproka lukto.

Sed ĉe pasiveco kaj pacamo de ĉinoj, ĉe grandeco de la landa teritorio, ĉe kolosaj homaj masoj kaj historia malforteco de l’ centra potenco, la plej ĉefan rolon nature devas ludi en Ĉinio tiuj, en kies manoj troviĝas militista forto.

Ĉi-forto estas dungataj soldatoj. Estas nature, ke post falo de la monarkio, la potenculoj de ĉiu ĉina provinco fariĝis militistaj gubernatoroj — «dudzjunoj» (pro tio la tuta sistemo ricevis la nomaĵon «dudzjunismo»), kiuj — ĉiu en sia posedejo — subigis al si civilan administradon kaj proprigas al si leonan parton da donataj al ili enspezoj. Jekiom ĝi estas nome tiel, oni vidas el tio, ke ekzemple Ĉjan-Czo-Lin estas ne nur reganto de tri orientaj provincoj, sed ankaŭ unu el plej riĉaj investoroj de Manĝurio kaj krome — liaj kapitaloj, samkiel ankaŭ kapitaloj de marŝalo Gi (el ĉjilia partio), de Lu-Jun-Sjan kaj de aliaj dudzjunoj kaj super-dudzjunoj (tiel oni nomas tiujn, kiuj simile al Ĉjan-Czo-Lin aŭ U-Pej-Fu uzurpas potencon super kelkaj provincoj kaj subigas al si aliajn dudzjunojn sur principoj de siaspeca suvereneco) estiĝis per jus priskribita maniero¹).

Estas nature, ke por dudzjunoj la plilarĝigo de ilia potenco signifas plilarĝigon de alfluo de kapitaloj, pligrandigon de enspezoj, unuvorte — pure-ekonomian ekspansion. Kiel ilo de ĉi-tiu ekspansio servas dungataj militistaroj, kiuj ricevas vivrimedojn je konto de donita provinco kaj je konto de dudzjuno mem. Veninta al tia dimensio dum lastaj jaroj ĉina militarismo havas tiamaniere sub si pure-ekonomian bazon. La lukto, kiu senĉese okazas inter ĉi-tiuj militaristoj kaj kiu iatempe (kiel ankaŭ nuntempe) akceptas la formon de rekta milito, ne estas simple rezulto de kunpuŝiĝo de iliaj ambicioj; ĝi estas laŭleĝa ekonomia lukto inter kelkaj administre-kapitalistaj organismoj, el kiuj ĉiu pretendas engluti la alian kaj alproprigi (plene aŭ parte) ĝiajn profitojn. Tiu-ĉi milito laŭ siaj ekonomia kaj socia esenco tre memorigas tiujn militojn de komenca akumulado, kiuj senĉese estis kondukataj en Eŭropo dum tempoj de feŭdismo. La alia analogio — politikaj krizoj de Sudameriko. Estas tute evidente, ke tiaspecaj militoj unue estas daŭraj kaj due — estas senkoloraj je vidpunkto de socialaj kontraŭdiroj. Kiu ajn venkus — la situacio en la lando ne ŝanĝiĝas: ŝanĝiĝas homoj, sed ne la sistemo.

IV

Konklude necesas halti sur iom originala kaj duiĝanta rolo de l’ tria el la ĉefaj figurantoj de l’ nuntempa ĉinia efektiveco, de Sun-Jat-Sen. Ŝajnas kvazaŭ tiu-ĉi figuro ne lokiĝas en la kadron de skizita de ni skemo. Ĉi-tie tamen necesas distingi Sun-Jat-Sen’on, kiel ĉefon de kantona registaro, estron de certaj radikal-demokratiaj elementoj, iniciatonton de lukto de ĉina «revolucia demokratio» kontraŭ kantona burĝaro kaj alilandaj uzurpantoj — de unu flanko kaj Sun-Jat-Sen’on, kiel partoprenanton de tutĉinia malpaciĝo, alianculon de Ĉjan-Czo-Lin — de l’ alia.

En sia unua rolo Sun-Jat-Sen estas persono kun difinita klasa aŭ sociala standardo. La lukto, kiun li kondukas en tiu senco, facile povas venigi kaj efektive venigas al klasa civitana milito de konata al ni tipo. Sed jekiom Sun-Jat-Sen en la nomo de l’ Sudo enmiksiĝas en tutĉiniajn okazantaĵojn, li — ho ve — estas devigata agi kaj agas, kiel ĉiu alia militaristo: li entreprenas aventurojn (okazintaĵoj de 1921—22), li militas kun helpo de dungataj soldatoj, li sin bazas sur militarismo, sur koruptema oficistaro kaj eĉ estas devigata etendi la manon al Japanio. En tiu senco lia objektiva rolo, kiuj ajn estu liaj finfinaj celadoj, tute ne malaranĝas tiun ĝeneralan bildon de civitana milito en Ĉinio, kiun ni jus estas skizintaj.

Memkompreneble la bildo ne estos plena kaj eĉ simple nevera sen prikalkulo de ligitaj kun la milito alilandaj influoj kaj interesoj, pri kiuj ni jam parolis (S.n-oj 16, 17).

El la rusa trad. S. Ŝabarin.

DISKUTEJO

Io pri uzado de naciaj literoj

En n ro 13 de S. k.do Sariĉev skribas, ke li miras pri k.doj, kiuj uzas la literojn x kaj y, kaj ke la nomitajn literojn oni povas anstataŭi per ks kaj i. Sed la afero ne estas tute tiel simpla, kiel k.do Sariĉev opinias. Ĉar en kelkaj lingvoj, kiel ekz. en finna, la y havas tute alian prononcon ol i, kaj oni do ne povas anstataŭi ĝin per i. Ĉar se tio okazus, la koncerna nomo ne plu estus la sama, ĝi havus tute alian prononcon kaj signifon. Tial mi kaj aliaj SAT-anoj en Finnlando estas devigataj uzi la y en niaj propraj kaj lokaj nomoj sen ia «nacia fiereco».

Y. Kuorikoski (695).

¹) Pli detale la ideojn de Lenin pri la kooperacio oni vidu en «Sennacieca Revuo» Aprilo-Majo 1924. Dua parto estas aperonta.

²) En «Readings in China Economics» — Ŝanhajo, 1922, eld. de «Comm. Press» ni eĉ trovas la noton, ke kelkiom grandaj kapitaloj de enlanda deveno estiĝas en Ĉinio ekskluzive pere de burokrataj profitoj. —

¹) Havaĵon de Ĉjan-Czo-Lin oni kalkulas per multaj dekoj da miliondolaroj. Interalie al li apartenas — kune kun barono Okura — unu el plej grandaj ferproduktantaj entreprenoj de Ĉinio — Pentanho Works.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Letero el Rumanio

Proksimume antaŭ monato okazis, ke eĉ nun ne konataj kamaradoj surmurigis komunistajn afiŝojn, propagandilojn en pli grandaj urboj. Ĉiuj klopodoj estis vanaj, por mal kovri la sekretajn afiŝo-surmurigintojn. Sed bedaŭrinde en urbo Arad estis kaptataj «in flagranti» kelkaj junlaboristoj. Ili ĉion neis por kaŝi la centron de tiu afiŝado. Sed kiam la policanaro komencis la turmentadon, la vangfrapadon, piedbatojn, la bastonbatadon, tiam por saviĝi el tiu moderna infera inkvizicio, la malfeliĉuloj perfidis la sekreton. Kaj nun eĥas la tuta lando pro la senhoma, bruta, nekompatema persekutado, kiun postsekvis kaj sekvas serio da malliberigoj. La plej eminentaj kamaradoj nun suferas en la faŝistaj karceroj.

Ĝuste kiam mi estis ĉe miaj plej intimaj kamaradoj, tiam ilin surprizis detektivaĉoj. Traserĉis la tutan domon, en tiu espero, ke ili trovos ion danĝeran, sed bonŝance eĉ paperpeceton ne trovis ili tiurilate. Estas vere, kiam ni estis legantaj la «Literatur-Sciencan Aldonon», tiam venis la detektivoj, sed bonŝance — antaŭ la surprizo ni sukcesis enfajrigi ĝin.

La kamaradoj miaj estas du fratoj. La pli junan ili tuj malliberigis; min kaj la pli maljunan lasis liberaj la «siguranta»-anoj. Sed jam post kelkaj tagoj ili serĉis ankaŭ la alian kamaradon (li estas S.A.T-ano), sed li rifuĝis kaj en nekonata loko atendas la finiĝon (?) de ĉi tiu aĉa persekutado.

La 30 an de pasinta monato ili ankaŭ venis pro mi, kaj el la fabriko min forportis du detektivoj, sed mi havis ŝancon, ĉar mia generaldirektoro garantiis por mi ĉe la polico; sed malgraŭ tio ĉiutage mi atendas la remalliberigon. Kio okazos, mi ankoraŭ ne scias.

Mia direktoro timigis min, dirante ke, se mi tuj ne eksiĝas el la sindikato, kaj se ree okazos, ke venos detektivoj pro mi en la fabrikon, tiam mi en sama momento estos maldungita! — Mi ne eksiĝis, — mi ne eksiĝos el la sindikato, kaj se oni min malliberigos denove, — mi tamen restos, kia mi estis — komunisto!

Antaŭ kelkaj tagoj ankaŭ mian loĝejon ili traserĉis, ĉu iun mi ne kaŝas dumnokte ĉe mi, sed nenian suspektindaĵon oni trovis.

Proksimume 4—500 laboristojn-komunistojn oni malliberigis. La konfesprenadoj eĉ nun daŭras. — Jes, la kamaradojn oni tiome turmentis, ke apenaŭ povas ili eĉ starigi sin. Eĉ per fajrigitaj ferbastonoj oni turmentis la kamaradojn. Unu el la kamaradoj tratranĉis siajn vejnojn por eviti la pluan turmentadon. Verŝajne tiu ĝis nun jam mortis. Ankaŭ virinojn oni malliberigis, ilin oni ankaŭ vangfrapadis. Inter la malliberigitoj troviĝas ankaŭ esperantistoj, S.A.T-anoj.

— — — — — — — — — — — — — — — —

… Mi devas rapidi, ĉar mi ne scipovas, ĉu oni ne surprizos min por remalliberigi min. Kvankam jam estas noktomezo, tamen mi estas preta ĉiam!

Sennomulo.

TRA LA KLASBATALO

Realiĝis alianco inter Sovet-Unio kaj Japanio. Tio signifas senteblan baton por la eŭrop-amerikaj imperialistaj rabistoj rilate al ilia pozicio en Ĉinio.

La kroataj deputitoj (Radiĉ-anoj) restas arestitaj.

La balkanaj registaroj pere de la rumana registaro protestas kontraŭ la transdono de la Vrangel-ŝiparo al Sovet-Unio flanke de la franca registaro.

La urbdomo en Lisbono estas ege difektita per bombeksplodo, atenco de la municipalaj laboristoj.

La prusa koalici-registaro, ricevinte malkonfid-esprimon dissolviĝis.

En Germanio estas freŝdate arestitaj du SAT-anoj pro politikaj «krimoj» — unu, ĉar li pekis kontraŭ la presleĝo, — la alia, ĉar li en jaro 1923 gvidis malsatul-demonstracion. (Laŭ rekta informo.)

Letero el Hispanio

La S.A.T.-anoj estas persekutataj en Barcelona. La gepolicanoj vizitis la Universitaton, petante informojn pri mi. Poste, ĉe tri studentoj, kamaradoj, amikoj miaj, iris la policanoj kaj demandis pri mi. Ankaŭ kdo. T. (anarkisto, S.A.T.-ano) estas serĉata de la policanoj. Ili vizitis krome la eks-sekretarion de nia grupo. Sed li loĝis jam delonge en alia domo, kaj pro tio oni lin ne povis kapti. Lia onklo estas oficisto de la Aŭdienco Barcelona. Kiam k.do …t. eksciis, ke oni serĉis lin, li vizitis sian onklon por informiĝi de kie venas la denunco. Lia onklo vizitis tiam policestron barcelonan. Tiu diris: «Mi volas sciiĝi pri stampilo kaj organizo de S.A.T.-entrepreno en Hispanio». Doktoro pri seksaj malsanoj, kiu estas policano, ankaŭ estas la estro de la policanoj kiuj devas serĉi nin. En Barcelona regiono de jam tri monatoj, sed ĉefe la lastajn tagojn, aŭ pli bone, la nunajn, oni persekutegas la kamunistan penson. Ĉiu kamarado, kiu pensas komuniste, estas ĉasata, se spionoj scias tion. Antaŭ kvar tagoj oni ĉasis kamaradon-gvidanton de komunismo en Katalunio, Joakimo Maurin. Jam de 1½ jaro brigado da 32 policanoj serĉis lin. Tiu aro da fihomoj eĉ iris al Parizo kaj Berlino, sed Maurin ĉiam mokis ilin, ĉar ili ne rimarkis, ke li troviĝis en Hispanio mem kie li trovis rifuĝejon. Plejparton de la tempo li loĝis en Barcelona tre kaŝite. Sed fine 12. januaro je la 13¼ posttagmeze la policanoj post granda pafado (pli ol 200 pafoj) kaptis lin, helpitaj de «somatenistoj» (burĝaro armita). K.do Maurin estis grave vundita. Nun li kuŝas en hospitalo de la «Sankta Kruco». Li ne havis defendilon, ĉiuj pafoj estis faritaj de policanoj kaj faŝistoj. Tamen, la milita tribunalo juĝas ke, se Maurin estus doninta sin, la policanoj kaj faŝistoj ne estus devigitaj pafi. Pro tiu kaŭzo oni diras, ke li estas la sola kulpulo. La aliaj, la pafintoj ne, — la pafito havas la kulpon! Li nur forkuris. La faŝistoj volis mortigi lin, sed ili ne povis. Kiam li estis kaptita pro la vundoj, li ekkriis «Vivu komunismo! Oni kaptas min ne pro krimoj aŭ raboj, — nur ĉar mi estas komunisto». En la karcero estas ĉiuj militemaj kaj nemilitemaj komunistoj konataj de policanaro. — Nun, nur en Madrid, oni publikigas unu komunistan ĵurnalon tra tuta Hispanio. Ĝi estas semajna. Oni lasas aperi ĝin pro tio ke oni ne diru, ke komunismo estas malpermesata en Hispanio. Ankaŭ por ekkoni novajn kamaradojn kaj ilin kapti… Mi kredas, ke nun en Hispanio estas tute neeble fari ion praktikan. Tuj oni ekzekutigas la personojn, senkompate. Plej bone estas agi ekster la lando. La kamaradoj restantaj en Hispanio, nur povas informi, kaŝe, la kamaradojn eksterlandajn.

X.

Klasjusteco en Germanio

Kiel regas la kapitalista justeco en Germanio, tion ilustras la jeno. Dum la 9. januaro la germana parlamento konsilis pri la propono de la komunistoj pri amnestio. K.do Geŝke motivis tiun proponon jene: Hitler, Jagov kaj la aliaj dekstraj regno-renversantoj nun estas liberigitaj, ili estas amnestitaj. Sed la proletarioj, kiuj estas kondamnitaj de la germana klastribunalo, plue devas estadi en la fortikajoj kaj punejoj. Jen tabelo pri la laboro de la tribunaloj dum la jaro 1924 kontraŭ la laboristoj:

De 1. julio ĝis 31. decembro okazis 562 politikaj procesoj. Estis kondamnitaj 3793 laboristoj je 577 jaroj 10 monatoj da fortikajaresto, 517 jaroj da punejo, 4319 jaroj 1 monato da malliberejo.

Depost 1. okt. ĝis 31. decembro 1924 okazis 20 procesoj pro malestimo de la pulvoleĝo kaj posedo de armiloj; estas kondamnitaj 47 laboristoj je 42 jaroj 2 monatoj da punejo kaj 9 jaroj 6 monatoj da malliberejo. Dum la sama periodo okazis 117 procesoj pro «landpacorompo». Estis kondamnitaj 777 laboristoj je 36 jaroj 1 monato da punejo kaj 359 jaroj 5 monatoj da malliberejo.

Dum la sama periodo okazis 25 procesoj pro subteno de la malpermesita komunista partio kaj formado de proletaraj militaj grupoj. Estis kondamnitaj 83 laboristoj je 13 jaroj 3 monatoj da punejo kaj 28 jaroj 7 monatoj da malliberejo.

— pàgina 5 —

SENNACIULO

Dum la sama periodo okazis 90 procesoj pro publikigo kaj disvastigo de flugfolioj kaj ofendoj per la komunista gazetaro. Estis kondamnitaj 696 laboristoj je 65 jaroj 6 monatoj da punejo kaj 42 jaroj 4 monatoj da malliberejo.

Dum la sama periodo 22 procesoj antaŭ la Ŝtata Tribunalo en Leipzig. Estis kondamnitaj 75 laboristoj je 97 jaroj 5 monatoj da punejo, 65 jaroj kaj 7 monatoj da malliberejo kaj 1 jaro da fortikajaresto.

Geŝke plue diris: Se vi kredas, ke vi per tiu terurjusteco povus rompi la revolucian volon, vi eraregas. La laboristoj donis al vi la respondon, kiam ili vokis: Vivu la revolucio, vivu la komunista partio, mortiĝu la kapitalista respubliko! Ili pruvis, ke ne estas rompebla la revolucia volo. Sed ni kiel delegitoj de la proletariaro postulas: Amnestion, amnestion! Al kiu estas grava la amnesti-demando, tiu devas aprobi la komunistan proponon. Se la propono ne estos akceptata la germana laboristaro batalos, ĝis kiam estos amnestita la lasta proleto. Al tiu ili mem malfermos la punejpordegojn!

Trad. el la sudgermana laborista gazeto O. Bächtle (1927).

Alvoko

Estimata gekamaradaro!

Ĉar la Ekzekutiva Komitato de Internacia Komitato por helpo al revolucibatalantoj decidis uzi la praktikan servon de proletaj esperantistoj por diskonigo de sia agado, ni laborista esperantistaro, havas eblon pli energie klopodi pri plibonigo de niaj vivkondiĉoj en malliberejoj de burĝaj landoj. Nun mi eĉ opinias ke la plej rikoltan kampon por nia sennaciec-esperantista agado prezentas la burĝaj malliberejoj plen-plenaj de liberpenseca laboristaro. Nur ĉiu el ni devas havi esperon ke li enkarcerigota havos tie eblon labori. Nur ĉiu el ni devas scii, ke tiel li, enkarcerigota, kiel lia familio ne estos forgesitaj kaj estos subtenataj kaj ekonomie, kaj spirite. Por ke ĉi tiu espero ricevu la materian korpon, estas necese plifortigi niajn interrilatojn konstruitajn laŭsektore, estas necese al ni interligiĝi tiel bone por ke la enkarcerigo de iu ajn el nia aktivularo estu konata tuj al tuta SAT-anaro, por havi eblon tuj komenci subtenon ĉiumaniere, kiomgrade ĝi estos necesa.

Kiajn do taskojn elŝovas la vivo antaŭ la sovetlanda SAT-anaro? Ĝi ja ne timas burĝajn malliberejojn. Ĝi ja ne bezonas iri en malliberejojn por serĉi tie liberpensecan laboristaron. Ĉu ĝi devas indiferente rigardi ĉi tiun peceton de tutmonda klasbatalo? Ĉu ĝi devas indiferente atendi ĝian finiĝon forgesante ke la venko de la burĝaro en iu ajn lando estas venko de tutmonda geburĝaro super la tutmonda laboristaro? Ne! Milfoje ne! Ni devas esti milfoje pli aktivaj laborante tiel por sennaciec-esperantista-movado kiel por plifaciligo de l’ propagandkondiĉoj al nia ekstersovetlanda gekamaradaro. Pri la unua tasko jam oni multe diris, pri la dua — do mi jen kion al vi proponas: Aliĝu al MOPR. Aktive laboru en ĉi tiu organizajo por havi influon je la laboristaro de via uzino. Alivorte, estu preta helpadi al niaj enkarcerigataj kamaradoj per la manoj de l’ tutmonda laboristaro organizita je Internacia Komitato por helpo al revolucibatalantoj.

Ju pli multe da SAT-anoj estos enkarcerigitaj, des pli forta estos unuigita la tutmonda laboristaro, des pli baldaŭ ruiniĝos malliberejoj, pereigonte siajn konstruintojn, — la tutmondan burĝaron. Dum vi pripensos mian proponon, mi provos komenci. De ekstersovetlanda SAT-anaro mi bezonas sciigojn pri tio: kiu el vi estas enkarcerigita, kie vi estas enkarcerigita, kial vi estas enkarcerigita, kiel aspektas la malliberejo, kiaj estas la tieaj vivkondiĉoj, kiom da politikaj arestitoj estas kvalite, procente kaj laŭ partiaj dividoj? Kion vi bezonas? Kion aliaj enkarcerigitoj bezonas ktp.? Kompreneble ne ĉiu enkarcerigito povos al mi respondi, kaj mi esperas, ke ĉi tiujn sciigojn al mi sendos ankaŭ la samurba de enkarcerigitoj SAT-anaro. Respondu plej baldaŭ laŭ adreso: Moskvo, Centra Telefon-Stacio, Apparatnaja Mastjerskaja, al H. Ponjatovskij.

Membro de SAT 4091, Membro de Internacia Komitato por helpo al revolucibatalantoj N. 277 673 (Moskva regiono).

Oni ne estas klera lignaĵisto, tial ke oni scipovas elegante paroli pri rabotilo kaj segilo, sed tial ke oni scipovas bone raboti kaj segi. Oni ne estas klera filozofo, tial ke oni parolas elokvente pri la virto, sed tial ke oni praktikas la virton. La saĝulo estas samtempe la ĉefverko kaj la verkanto de l’ĉefverko. Han Ryner.

Por nia meminstruado

4]

Nova ciklo pri Sovetio

Kultura laboro

Parolante pri sendubaj akirajoj de Soveta reĝimo oni devas unuavice noti la neordinare kreskintan kulturan nivelon de masoj. Mi jam ne parolas pri tiu parto de proletariaro, kiu gvidas la politikan kaj mastruman vivon, sed la popolo mem, en maso, estas preskaŭ nerekonebla. La anekdota rusa barbarulo, terura pro sia malklereco, ne plu ekzistas. Estas, certe, troigo nepardonebla aserti, ke vilaĝano almenaŭ en ioma grado asimilis, «digestis» la novan fluegon, aŭ fariĝis multe pli klera ol antaŭe. Estas tamen fakto, ke profunda ekmovo estis okazinta kaj kreis la bazon por pli vigla progreso. Certe, la kleriga laboro de Sovet-organoj dume ankoraŭ plej malmulte influis vilaĝon. Tamen ankaŭ tie jam estiĝis kulturaj centroj kiel kabanoj-legejoj; aperis tiel nomataj «legistoj», kies tasko estas legadi kaj klarigadi la gazetojn al kamparanoj, dum specialaj komisionoj vigle likvidas analfabetecon, celante fini tiun laboron en tut-sovetia skalo al la 10a datreveno de oktobra revolucio; periode apartaj membroj de registaro aŭ partianoj ĉirkaŭveturas la vilaĝojn kun diversaj raportoj; estas sendataj rondirantaj kinematografaj filmoj ktp. ktp.

Certe ĉio-ĉi estas nur paliativoj nesufiĉaj eĉ por supraĵe ektuŝi la kamparanan vivon. Ni ne forgesu ke vilaĝo rusa estas la citadelo de malklereco, inerteco, koruptemo kaj drinkado. Kiom da persisto, energio, kulturaj kaj materialaj fortoj estas bezonataj por ekmovi tiun amorfan mason, dum centjaroj premegitan kaj blindigitan per malklereco, superstiĉoj, religio kaj sistema ebriigado. Kaj niaj kulturaj laborantoj estas ja plorige malmultaj: Ni konsideru ke tre ofte eĉ la kampara sovetestraro mem estas analfabeta. Sed komunistojn neniam timigas malfacilajoj. Oni ja venkis pli grandajn. La XIII. partikongreso proklamis devizon: «Pli da atento al vilaĝo», kaj nun maksimumo da energio estas streĉata por tiun devizon efektivigi. Oni nun batalas por altigo de laborproduktiveco, malkarigo de fabrikajoj kaj ilia alproksimigo al kamparo. Tiucele periodaj konsultiĝoj inter laboristaro, administracio kaj specialistoj-scienculoj estas organizataj, en ĉiuj fabrikoj kaj uzinoj; sindikatoj, sovetanoj, laboristoj-korespondantoj estas mobilizataj por helpi kaj akceli tiun laboron. Ofte organizataj senpartiaj kamparan-konferencoj estas ankaŭ granda kultur-instigilo. Nedubeble ke granda subteno, oni eĉ povas diri, la bazo por kultura laboro en vilaĝo estas la eksruĝarmeanaro. Pli-malpli instruitaj, kapablaj orientiĝi en politika situacio, liberiĝintaj de religiaj antaŭjuĝoj kaj sincere sindonaj al Soveta registaro kaj sovetaj idealoj, — ili estas la plej bonaj ligiloj inter la fundo de kamparanaro kaj Soveta potenco, kaj samtempe la plej kapablaj enkondukantoj de novaj rimedoj. Sed se en vilaĝaro ni ĉeestas nur la unuajn ĝermojn de nova vivmaniero kaj kulturprocedo, do tute alia afero estas en la urbo. Tie ĉi la laborista kulturo enradikiĝis sufiĉe fortike kaj faris la mezan laboriston absolute nerekonebla. Li bonege orientiĝas en interna kaj ekstera politika situacio; li konscie partoprenas en ĉiuj sferoj de soveta laboro; neniu pli-malpli grava okazintajo pasas ekster la laboristaro. Dank’ al siaj kluboj, ofte perfekte organizitaj, ili estas entirataj en laboro de diversaj rondetoj — politik-ekonomiaj, sindikat-movadaj, natursciencaj, kontraŭreligiaj, kie ili havas plenan eblecon altigi kaj kompletigi siajn konojn kaj samtempe disvolvi siajn kapablojn. La rondetoj sportaj, muzikaj, dramaj, artaj ofte malkovras multe da talentoj, kiuj ĝustatempe trovas subtenon kaj gvidon. Specialaj kluboj de laborist- kaj vilaĝan-korespondantoj estas lernejo kie ili ricevas necesan preparigon por fariĝi ĵurnalistoj.

La rolo de laborist- kaj vilaĝan-korespondantoj estas tre granda kaj ĉiutage pligraviĝas. Estas ili kiuj batalas kuraĝe kontraŭ apartaj malperfektaĵoj de Sovetaj institucioj, kontraŭ

— pàgina 6 —

SENNACIULO

malbonuzo de potenco, kontraŭ senmastrumeco de apartaj ĉefoj, malproduktiveco de laboruloj kontraŭ ĉiuj provoj malobei la laborkodon, ekspluati la laboristojn; kontraŭ provoj de kamparanoj-riĉuloj eniri Sovetojn kaj influi la sovetan politikon konforme al siaj propraj profitemaj interesoj. Ankaŭ sur tiu kampo jam estas ne unu viktimo: kelkaj korespondantoj estas venĝmortigitaj, kaj aliaj persekutataj de kompromititoj-vilaĝanoj, sed Sovetaj potencoj zorge gardas la netuŝeblecon de siaj korespondantoj, ĉar ili estas la plej efika batalilo kontraŭ malsanoj propraj kiel al sovetaj rondoj, tiel ankaŭ al malamikaj. Ida Lisiĉnik, Kiev.

KRONIKO

Sovetio.

Vigliĝas la movado en Mez-Azio!

Malfermiĝis studrondoj kaj kursoj en plej diversaj urboj de l’ nov-formitaj mez-aziaj respublikoj Uzbekio, Turkmenio kaj Karakirgizio: en Samarkand, Ĉardjuj, Djarkent, Piŝpek, Andijan, Kokand, Assake, Asĥabad (Poltorack), Krasnovodsk, Ĥiva, Alma-Ata, Kaunĉi, Taŝkent, Stara-Buĥara. (Laŭ «Esperantisto de l’ Oriento», N.o 2).

«Ido-movado en Sovetio estas preskaŭ nula»

La 8. jan. en Lubni (Ukrainio) okazis oficiala diskuto en la Unuigita Labor. Klubo pri la temo «Ido aŭ Esperanto?» Pledis: por Ido — k.doj Ŝaporenko kaj Meŝĉerski; por Esperanto — k.do Liljer. — La kunveno, konsistinta el laboristoj mondlingvemaj, rezoluciis: konstatinte ke en Sovetio Ido-movado estas preskaŭ nula, ke Ido ne estas progreso rilate al Esp.o, sed nur maldelikata variajo kaj ke indas esti studata, disvastigata kaj praktike uzata nur Esp.o.

Unu el plej bonaj propagandiloj

estas libroj diversaj, en kiuj Esp.o estas aludata kiel lingvo efektive vivanta: ruslingva «Biblioteko de l’ juna leninisto» aperigis libreton de I. Ĵukov: «Vojaĝo de l’ infangrupo Ruĝa Stelo«, kie renkontiĝas esper. esprimoj kaj estas montrite ke por internaciaj bezonoj la mondlingvo estas neanstataŭigebla. V. K.

Astrahan. Funkcias kursoj en «Domo de laborantoj de klerigo» kaj en la 1a grada lernejo je la nomo de k.do Urickij, aranĝitaj de Gub. Komitato de SEU. Krome kursoj funkcias ĉe la urba akvokondukejo kaj ĉe Fiŝista Teknikumo.

En multaj Astrahanaj uzinaj murgazetoj aperas tradukoj el esp. revuoj kaj leteroj.

Minusinsk (Siberio). Post raporto de gek.doj Nikitin funkcias kurso por komunista junularo kun 30 partoprenantoj.

Tambov. Laŭ direktivoj de Socvos (Administrejo por socia edukado) Esp. estas senpage instruata kiel fakultativa objekto en la pliaĝa koncentro de duagradaj lernejoj (4 kaj 5 instrujaroj).

Vjatka. Kursoj funkcias en Sindikato de P. T. T. (50 kurs.) kaj en sindikato de Sovetoficistoj (15 lern.), en Industri-arta Teknikumo (40 lern.), en la regionaj veterinara kaj medicina Teknikumoj (50 lern.) kaj ĉe Ŝtata Banko (10 lern.). K.do Flejs raportis pri «Signifo de Esp. por proletaro» ĉe ĝenerala kunveno de studentoj en Laborista Fakultato de Pedagogia Teknikumo.

Pekina Esperanto Kolegio

Antaŭ 1 jaro formiĝis PEK, kiu aliĝis al SAT por la jaro 1925. La celo de PEK estas instrui al ĥinoj esp.on kaj prepari instruistojn de E. por Ĥinio. Nun funkcias la 1a kaj 2a kursoj, gvidataj de ĥino Sinsoo Ĉen kaj ruso J. Seriŝev. Partoprenas 50 studentoj, 10 instruistoj, ĉar krom E. (ĉefa leciono) estas studata ĥina literaturo, novelaro, filozofio, angla lingvo. La tuta entrepreno estas en la manoj de anarkistoj.

Se iu volas korespondi kun la studentoj, bonvolu skribi (legeble) jene: «Pekino, Pekina Esperanto-Kolegio, al Jn. Seriŝev por studento . . .».

Ekzistas esp. leciono (enprogramigita) en Rus-Ĥina jura kolegio kies instruisto estas rusa k.do G. Sofoklov (Pekino, Poste Restante). Ankoraŭ estas esp.-leciono en kolegio de Fremdaj Lingvoj, kies instruisto estas J. Seriŝev. Estas dezirinde, ke la kamaradoj kaj esp.istoj de diversaj landoj interligiĝu kun ĥinaj studentoj, kiuj ne estas ordinare korespondemaj.

Komunikis J. Seriŝev

Denove pri Mongolio!

En «Sennaciulo» aperis sciigo pri aliĝo de iu parto de Mongolio (?) al Sovet-Unio.

Tiu sciigo estas bazata sur malvera komuniko!

La Mongolia sendependa respubliko simpatias al Sovetio, sed neniam aliĝis ĝis nun, parte aŭ entute al Sovetio.

Ekzistas norde de l’ Mong. respubliko ankaŭ aŭtonoma «Mongol-burjata sovet-respubliko«, sed la lasta estis starigita jam antaŭ du jaroj sur apudbajkala teritorio, aparteninta centjarojn al la eksa «Rusa Imperio». Dneprano.

PROMENOJ KAJ PROMENETOJ SUR MARĜENOJ DE ESPERANTAJ GAZETOJ

(REALAJ FIGUROJ KAJ KARIKATUROJ)

16. Intenco stulta — klopodo multa — nulo rezulta

Oni ŝajne jam preskaŭ tute forgesis, ke antaŭ kelkaj jaroj la laborema, sed bedaŭrinde ne tre stabilkaraktera s.ro R. de Saussure verkis projekton «Esperantido», por ĵeti en kortuŝan ĉirkaŭprenon la tutan esp.istaron kun idistaro. Estus tre bona kaj tre laŭdinda intenco, se ni ne scius, ke la vera vojo de progreso estas ne vojo de kompromisoj, sed tiu de senhezita kaj celkonscia batalo. Tial ni neniam dubis, ke Esp.ido estas mortenaskita provo, certe kondamnita al baldaŭa morto.

Dum kelka tempo nur mizera folieto kun konstanta stereotipe teda teksto estis memoriganta pri vegetado de tiu hibridaĵo, ĝis finfine nun venis pruvo pri ĝia definitiva morto. En sama aranĝo, de la sama eldonejo Neuchâtel (Svislando) — venis folieto sub titolo:

«Esperanto praktika» . . . perioda gazeto dedikata . . . al omni tiuj, kiuj aspiras al internacia lingvo facile presebla kaj tamen praktike la sama ol la jam tutmonde konata lingvo Esperanto.

Ni havis iam okazon (en «La Nova Epoko» — apr.-junio 1923) montri «tre facilan» metodon por transiri de Esp.ido al Esp.o Nun ni ĝojas konstati, ke s.ro S. tiun metodon plene efektivigis kaj post diversaj neimageblaj perturboj kaj fantaziaj ekzercoj revenis . . . al la sama Esp.o. Nur sola diferenco restas laŭte anoncata — Esp.o sen supersignoj!!

En ĉiu elementa lernolibro de Esp.o estas nigre sur blanko skribite, ke la supersignoj estas ĉiam anstataŭeblaj per helplitero «h». Estas tre simple kaj klare. Sed nia s.ro S. ne scias fari senartifike: anstataŭ eliri tra pordo, li grimpas tra fenestro! Por forigi supersignojn el Esp.o s.ro S. entreprenas plej kuriozan aferon. Ordinare oni konformigas ortografion al la lingvo, sed li «konformigas la lingvon al la nova alfabeto»!! Kvankam jam ne senhezite, sed tamen same kontrabande li penas traŝovi plurajn «rekomendindajn neologismojn» — tiel li nomas radikalan anstataŭigon de esp. vortoradikoj — nur por eviti la supersignojn!!

Tiel s.ro S. ŝanĝas: ĉelo — celolo, ĉesi — cesti, aranĝi — dispozi, gorĝo — golo, ĝoji — gawdi, neĝi — snoi, paŝo — stepo, tranĉi — kuti ktp. ktp. . . Ne plaĉis al s.ro S. la esp. vorto «ŝtalo» (kun supersigno) — li facilpense ĝin faras «stalo». Sed ĉar «stalo» signifas brutejon, li al tiu senco donas la formon «stablo». Malfeliĉe «stablo» ankaŭ signifas alion, do «stalo» estu «tresto»!

Se oni diras «a» — oni estas devigata diri ankaŭ «b». S.ro S. tiel estas devigata diri — a, b, c, d, e, f . . . ktp. Halti ne eblas, la vojo estas glita: «trest» france signifas specon de tolo, «tôle» — specon de fero, kaj ĉiu scias, ke «ŝtalo» estas ĝuste speco de fero! Tiel fermiĝas la ensorĉita cirklo: ŝtalo—stalo—stablo—tresto—tolo—ŝtalo. Ne estas nur unu okazo: s.ro S. la vorton «marŝo» faras «marcho» kaj la vorton «marĉo» — «marsho»!?

Sensenca kaj malsprita laboro! Kaj ni forte dubas, kian utilon povas fari tia Esp.o, eĉ havante la epiteton «praktika». Ne ĉio nomata «praktika» — ne estas samtempe stranga kaj komika. Kaj tio ĉi komika estas ankaŭ sufiĉe ĉagrena: granda peco da laboro kaj da talento pereas vane kaj senrezulte. Solo nur evidentiĝas tutklare: kio efektive estas praktika por nia lingvo, tio realiĝas en la praktiko mem.

Moskvulo.

Naciismo — ĝi estas la plej alta saĝaĵo de absurdulo kaj la lasta rifuĝo de ĉarlatano.

El malnova greka ĵurnalo. (Komunikis k.do M. Pagiraitis)

— pàgina 7 —

SENNACIULO

DIVERSAĴOJ

Pri alkoholo

(El propagandmaterialo de la «Arbeiter-Abstinenten-Bund»)

Majoro F. C. Enders:

«La ebrieta trupo trapaŝas dum la atako zonojn de terurajoj pri kiuj la sobra trupo ektimus. Do, la teruro de moderna milito en siaj suprecoj plej facile estas venkata de tiuj, al kiuj estas forprenataj la prudento per venenigo . . .»

Kolonelo Bauer:

«La alkoholo pruviĝis dum la milito kiel plej bona rimedo, daŭrigi la emon, por militi . . .»

D.ro Kuhlo:

«La industrio de bierfarado ankaŭ en Germanio ĉiam plenumis mision; ĝi helpis trankviligi la popolon. Se ni estus havintaj dum 1918a jaro 14% an bieron, la revolucio ne estus estiĝinta . . .»

Prof. v. Treitschke:

«La ordinara viro bezonas la duonlitron; kiam li ne havas ĝin, li revolucias . . .»

Viktor Adler:

La alkoholo estas parto de subprema maŝinaro; ĝi helpas konservi ekspluatatajn klasojn en tiu stato de la trompo kaj de la nescio, de la malforto de prudento kaj de volo, kiu kaŭzas, ke ili lasas sin subpremi kaj ekspluati.

August Bebel:

Se la partianoj sekvus rilate la alkoholkonsumon mian personan ekzemplon, tiam la mastroj tre malbone profitus.

Forel, Bunge, Kräpelin

kaj aliaj instruituloj pruvis, ke la alkoholo, ĝuata en etaj kvantoj, malaltigas la korpan kaj spiritan laborkapablojn.

Bebel, Adler, Lenin

kaj aliaj laboristgvidantoj ĉiam kontraŭbatalis la trinkmorojn, kiel malhelpajojn de la progreso de la laborista klaso.

La alkoholo lacigas, lamigas la pensadon, kontentigas, indiferentigas, naivigas. La alkoholo estas kvazaŭ

Ponardpiko

en la cerbon de la klasbatalanto!

La legantaro pri «Sennaciulo»

«Formo kaj enhavo de S. plaĉas al mi, ne la literoj de l’ titolo ¹). Ĉar mi tradukas ofte artikolojn nacilingven, mi preferus ke la nomoj de landoj kaj de personoj estu skribitaj ne nur laŭ prononcmaniero, sed ankaŭ laŭ ĝusta ortografio.»

Brunulo, Troyes.

«Mi dezirus vidi S. duoble granda. Se tiu organo estas proleta, estas necese enlokigi emblemon — «Rikoltilon kaj martelon». Krom tio mankas lozungo «Proletarioj de la mondo unuiĝu!» Plej interesaj estis skizoj pri persekutoj de laborklaso. «Dek jarojn en P. «superflua.»

Andrejev, Ĉardjuj.

«Formo de S. tre taŭga, eksterajo sufiĉe bona. Nenio estas neleginda . . . Mi konsilas nepre limigi «naturan evoluon» de esp. Ekz. en artikoloj de Zilberfarb (tio rilatas al S. R. — Red.) ĉiuj «anke», «morge» ktp. elvokas nur dubon ĉe novuloj pri unuformeco de gramatikaj formoj . . .; en ĉiuj artikoloj presigi proprajn nomojn en naciformo kun nepra akompano de prononco; neniel doni lokon, al filateli- kaj ŝakanguloj, krom mallongaj sciigoj de prolet-intern. signifo.»

V. Petrov, (Sovet-Unio).

Per tiuj ĉi «opinioj» ni fermas la rubrikon. Kiu ne sendis sian opinion, tamen estas petata ankoraŭ fari tion, por ke ni ricevu kompletan ĝeneralan bildon. Red.

KORESPONDEJO

Nemoko (Nov-Yorko). Ne moku! . . k.do Nemoko. La «SAT-oficialuloj» ne proponis mem la aliĝon de nia organizajo al I.L.H. Kaj se vi ĉeestus la kongreson vi tute same kiel la proponinto de tiu aliĝo povus ankaŭ proponi la aliĝon de SAT al la de vi aludita helporganizajo. Plie, ŝajnas, ke erare vi samigas I.L.H.-on je «Ruĝa Helpo». Sufiĉas pri la temo: nun la SAT-anaro havas en manoj la balotilojn, sekve viaj konsideroj trafus tro malfrue la balotantojn. — Bonvolu kredi, ke nia unuecfronta agado ne estas malpli sincera ol la via . . . E. L.

  1. Post kelkaj semajnoj estos ŝanĝitaj tiuj literoj, konforme al la deziro de multaj legantoj. — Red.

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

  1. E. Rebrik

En 1919 M. Labib ekveturis al estro de bahajanoj — Abdul Baha, kiu vivadis en tiu tempo en Akka, por informi lin pri bahaja movado en Persio. Li ricevis varmegan dankon por laboroj je disvastigo de Esperanto.

La disĉiploj de B. Ŝidani iom post iom disveturis en diversajn urbojn de Persio kaj daŭrigis ie propagandon. Bedaŭrinde la propagando ne eliris preskaŭ trans limoj de bahajanaro kaj malmulte tuŝis persojn-islamanojn, kiuj ĉiam estas tre konservativaj kaj en ĉio serĉas precipe praktikajn kaj utiligeblajn flankojn.

Nun B. Ŝidani preparas por presado lernolibron de Esperanto por persoj. Ĝi, kredeble, multe helpos por plua disvastigo de esperanto inter persoj-islamanoj.

* * *

9. Pri sociaj rilatoj

Loksida loĝantaro de Persio — vilaĝanoj, kiuj okupiĝas pri terkulturo precipe kaj nomadoj — brutedukistoj konsistigas plej grandan parton de persa popolo. Ĉar tuta tero en Persio apartenas al tri proprhavuloj: regno, moskeoj kaj bienuloj, do vilaĝanoj ne havas propran teron kaj laboras sur la teroj de unu el tri nomitaj kategorioj. Aliflanke vilaĝano estas persone libera kaj povas laŭ sia deziro translokiĝi de unu bienulo al alia, se li ne estas kunligita de iuj ŝuldobligacioj, sed tio okazas tre malofte, ĉar bienuloj scias sklavigi siajn vilaĝanojn aŭ per monhelpado aŭ per grajndonaco; post du-tri jaroj ŝuldo de vilaĝano fariĝas tia, ke li neniam povos ĝin elpagi kaj tial lia persona libero fariĝas fikcio. Ofte malesperinta vilaĝano estas en neceso forkuri kaŝate al alia bienulo ien malproksimen, eĉ en alian provincon.

Persa vilaĝanaro dividiĝas je du kategorioj: unuj havas sian propran laborbrutaron (iafoje semojn) kaj aliaj tion ne havas, t. e. ili donas al bienhavulo nur sian laboron. En dependeco de io fariĝas la dividado de rikolto inter bienhavulo kaj vilaĝano, ĉar tuta aro, kiu igas rikolton, konsistas el kvin sekvantaj eroj: tero, akvo, semoj, brutaro kaj laboro.

Ĉar vilaĝano plejgrandparte donas nur laboron, do en tempo de rikoltdivido li ricevas ties ¹/₅ parton. Se li havas ankoraŭ brutaron, lia parto pligrandiĝas ĝis ²/₅. Tiaj estas fundamentaj trajtoj de rilatoj inter bienhavulo kaj vilaĝano. Sur la tasko de bienulo kuŝas zorgo pri spiritaj bezonoj de vilaĝanoj: klerigado, justeco kaj religio. Li ankaŭ zorgas pri loĝejoj por vilaĝanoj kaj ejoj por brutaro.

Eble ne por ĉiu estas komprenebla kial la akvo apartenas al bienulo. Eŭropa agrikulturisto, kiu ricevas akvon senpere el ĉieloj, trovos certe tion stranga.

Persio, kiel lando de interna baseno, distingiĝas je malgranda kvanto de atmosferaj akvoj kaj je malesto de grandaj riveroj. Krom tio laŭ islama leĝo «ŝariat» neniu krom regno rajtas posedi riverojn, kaj tial regno vendas akvon el riveroj al bienhavuloj por akvumado de teroj. Tamen kutima akvumado de kampoj en Persio fariĝas el specialaj putoj, kiuj unuiĝas per tuta sistemo de subteraj kanaloj. Konstruo de tiuj ĉi kanaloj kostas tre multe kaj postulas konstantan observadon kaj riparadon. Tie, kie tiuj ĉi kanaloj kaj putoj ruiniĝas, agrikulturo ĉesas, vilaĝanoj translokiĝas ali-ien. Jen kial en Persio oni povas ofte vidi ruinigitajn kaj forlasitajn vilaĝojn.

Persa vilaĝanaro distingiĝas je primitiveco de siaj bezonajoj kaj tial, oni povas diri, ili ne vivas, sed vegetas.

Samon oni povas diri pri persa laboristaro. Kvankam en Persio ne ekzistas tute granda fabrika industrio, sed persoj produktas preskaŭ tuton per propraj manoj kun helpo de primitivaj iloj. Situacio de persa laboristaro estas plej peniga: mizera porlaborpago, manko de profesiaj unuiĝoj, kiuj povus defendi interesojn de laboristaro, ofte teruraj kondiĉoj de laboro. Ekzemple, teksistoj laboras tutan tagon en mallumaj teretaĝoj, panistoj devas labori kun kapo kaj korpo en forno, lanfrapistaj laboroj minacas al laboristo fruan morton, ekspluatado de infanlaboro estas frapanta: laboras infanoj eĉ 6 jaraj kaj ricevas 15—30 ŝahi ¹) por unu tago. (Finota)

  1. t. e. 0,50 — 1 ora franko.

— pàgina 8 —

SENNACIULO

RECENZEJO

Libroj

Connor, Deutsch-Esperanto Konversationsbuch (Germana Esperanto Konversacia Libro) laŭ metodo de Gaspey-Otto-Sauer aranĝita por la uzo en lernejoj kaj en vojaĝoj kun vojaĝa vortaro de J. Connor, esp. prilaboro de R. Kreuz k. Max Butin. Eldonejo: Julius Groos, Heidelberg. 268 paĝoj. Formato 11×15½. Tole bindita. Prezo 3 mk. or.

Bele aranĝita libro, kiu povas utili al ĉiuj germanlingvanoj, kiuj volas pliperfektigi sian esp. scion. Tamen precipe ĝi servas al komercistoj kaj vojaĝantoj, kies fako estas speciale zorgeme prilaborita (modeloj de komercaj leteroj ktp.). La esperanta eldono ne estas originala, sed aranĝita fidele laŭ skemo de la konata lernmetodo Gaspey-Otto-Sauer. Kompreneble, kvankam la ĝenerala impreso de la libro estas favora, kaj la lingvaj aferoj estas sperte pritraktitaj, — oni ankaŭ renkontas «kuriozajojn» — ŝajne neeviteblajn en tiaspecaj libroj. Mi citu jenan frazon sur pĝ. 3: «Ĉu la knabinoj estas havintaj lakton?» (Tre dusenca!) La prilaborintoj ne timis apliki div. neologismojn, pri kies neceseco oni povas dubi: arosi (akvigi, surverŝi), fuĝi (forkuri aŭ fugi), grajli (glacie pluvi), galiano (gallo, gaŭlo).

La patriotaĉajn kaj religiaĉajn (atavismajn) frazojn ni indulgu al la aŭtoro, ĉar (kompreneble) la verko estas burĝideologie aranĝita. Kiun ne ĝenas tiu truda propagando por burĝa mondordo, povas trovi utilon en la libro. N. B.

Gazetoj

Enpresis div. notojn kaj artikolojn: Basler Arbeiter-Zeitung, 16. jan. Sächs. Arbeiter-Zeitung, Leipzig, 21. 1., 23. 1.

Nova Gazeto. Reklamo, internacia esperanta komerca reklamjurnalo, 8 paĝoj, formato kiel «Sennaciulo», Adreso: Vl. Georgiev, str. Skobelev 38, Rusĉuk, Bulgario. Ricevebla kontraŭ pago de la poŝtaj elspezoj. Kun multaj anoncoj de firmoj.

Represis artikolojn: Tverskaja Pravda — Tver: 2. 12. 24: Infanlaboro en Ĉinio (S. 9), Patrino kaj infano (S. 8), Labor ista vivo en Latvio (S. 11), El Ĉekoslovakio (S. 11). 10. 12. 24: Kruelajoj de germana tribunalo (S. 7). 11. 12. 24: Al tutmonda kemilaboristaro (S. 5). 17. 12. 24: El Finnlando (S. 10). 24. 12. 24: Blanka teroro en Estonio (S. 11). Nigra kaj blanka (S. 6). 26. 12. 24: Hungario (S. 9, 10). 31. 12. 24: Vizito al la tombo de K. Marks (S. 4), Kapitalismo en Ĉinio (S. 7).

AĈETU LA LITERATURON DE SAT!

Proleta Literaturo

La Oficejo Internacia por Interligo de l’ Proleta Literaturo alvokas ĉiujn organizajojn de laborista aŭ kamparana proletliteraturo por ke ili interligiĝu kun la Internacia Oficejo en Moskvo.

Ĝi instigas ĉiujn proletojn kiuj interesiĝas pri nova, socia literaturo, kiuj deziras ke naskiĝu multaj proletaj poetoj, literaturistoj el la ĉeloj de fabrikejo, oficejo, vilaĝo; ĝi instigas ilin starigi grupojn kaj interrilati senpere kun nia Centro.

Nia oficejo kunligas jam kelkajn rusajn organizajojn kaj ankaŭ multajn laboristajn klubojn de proleta kulturo.

Vivu la laborista-kamparana proletliteraturo!

Vivu la laboristaj korespondantoj!

Prezidanto de l’ Oficejo: A. Lunatĉarski.

Membro de l’ Oficejo: E. Lakoste.

Sekretario de l’ Oficejo: S. Valaitis.

Adreso: Internacia Oficejo por interligo de l’ proletliteraturo, «Gosizdat» Roĵdestvenka n.o 4, Moskvo.

(Mencii SAT-informservon!)

FARIĜU AKCIULO DE LA ELDONA KOOPERATIVO!

[REKLAMO p.8] DOMO de MEDICINA LABORANTO (Adreso: LENINGRADO, Sovet-Unio, Injenernaja 9) deziras korespondi kun medicinistoj kaj laboristoj de ĉiuj landoj pri higienaj, medicinaj, politikaj kaj aliaj temoj. Skribu legeble! — Respondo garantiata!

[REKLAMO p.8] ĴUS APERIS LA FEBRUARA KAJERO DE SENNACIECA REVUO. MONATA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA. LITERATURO — SCIENCO — PEDAGOGIO. EL LA ENHAVO: Jean Tousseul: Alegorio pri la Bona Punlaborulo. Trad. L. Bergiers. — J. Zevin: Infekta frenezeco. Trad. G. Bransburg. — N. Nekrasov: Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto. Vers. — Mark Starr: La brita dramo kaj la verkoj de George Bernard Shaw. — Aug. Strindberg: El «Katekismo por la malsupera klaso». Trad. M. Muribo. — N. A. Iljin: Seksosignoj kaj mekanismo de ilia formado. — E. D. Ajzberg: Lukto por la tempo. — Francisco Ferrer: La renovigo de l’lernejo. (I) Trad. Jarabono: Argentino 3 pesos; Aŭstrio 35 000 kr.; Belgio 12 fr.; Brazilo 6 milr.; Britio 60 penc.; Bulgario 80 lev.; Ĉekoslovakio 25 kr.; Danio 5 kr.; Estonio 250 mk.; Finnlando 30 mk.; Francio 10 fr. fr.; Germanio 2,50 mk. or.; Hispanio 6 peset.; Hungario 2,50 kr. or.; Italio 12 lir.; Japanio 2 jen.; Jugoslavio 50 din.; Latvio 3,50 lat.; Litovio 5 lid.; Nederlando 3 guld.; Norvegio 7 kr.; Polio 2,50 zlot.; Portugalio 15 esk.; Rumanio 120 lej,; Rusio 1,25 rubl.; Svedio 3 kr.; Svisio 5 fr.; Usono 1,50 dol. ADMINISTRACIO DE S.A.T.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8- kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 20, 12 de febrer de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 8,9,85,28] Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» kun stelo, supre la devizo «ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO», sube «Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda» inter du steloj.

1-a Jaro, N.ro 20 — APERAS SEMAJNE — 12. Februaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO — SENNACIULO — Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

La perspektivoj

De K. R.

La imperialista milito de 1914—18 estis nur daŭrigo de la imperialista politiko dum la pasintaj dudek jaroj. Kun neimagebla rapideco la milito esprimis la jam pli frue rimarkeblajn disvolviĝ-tendencojn. Kun speciala forteco ĝi akrigis la en la kapitalismo ekzistantajn antagonismojn kaj tielmaniere kreis novajn fort-rilatojn. Ses jaroj da imperialista paco ankoraŭ pliprofundigis la sulkojn, kiujn la milito gravuris sur la vizaĝon de la tero. La kvar ŝanĝoj de la milito kaŭzitaj, postulas de ĉiu marksano detalan pritakson, ĉar ili estas la bazo de la plua evoluo de la mondrevolucio, komenciĝinta de la mondmilito.

I. Transgrupiĝoj en la tendaro de la kapitalistaj regnoj.

La malkovro de Ameriko transportis la centron de la homara divolviĝo de la Mediteraneo al la Atlantika oceano. Jam en jaro 1851 skribis Marks en la observo en la «Nova Rejna Gazeto», ke la malkovro de la orminejoj en Kalifornio transŝovas la centron de la mondevoluo al la havenoj de l’ Pacifiko. Ne atentante tamen je la tuta revolucio okazinta depost kiam Japanio enpaŝis la vicon de la kapitalistaj regnoj, depost kiam Anglio per pafilegoj detruis la muregon de la ĉina izoliteco, depost kiam la agrara Ameriko fariĝis lando de fabrik-kamentuboj kaj «nubgratantoj» — restis tamen Eŭropo la centro de la mastruma disvolviĝo, la elirpunkto por la movaj fortoj de la tuta mondo. La angla kaj germana kapitalismoj estis la koro pelinta la sangon en ĉiujn vejnojn de la kapitalista mondo. La milito tion finis. La mastruma malfortiĝo de Eŭropo, la neimagebla rapidega industria disvolviĝo de Usono, ĝia legenda riĉiĝo je la kostoj de l’tuta mondo — ĉio tio pretigis la finon de l’ eŭropa hegemonio. Nur socialista revolucio, kiu unuigus tutan Eŭropon kaj kunigus en unu organismon ĝiajn nemezureblajn produktad-fortojn kaj la kristalizajn teknikajn spertojn de la laboristaro nur ĉi-tio estus povinta savi Eŭropon de disputriĝo aŭ de rolo de usona kolonio.

Pro ĉi-tiu fakto cedas en malantaŭon ĉiuj aliaj transgrupiĝoj okazintaj en la kapitalista mondo. Se la kapitalista Eŭropo estas gvidata de Francio, kiu sin apogas sur la feron kaj karbon de Brie-baseno kaj Ruhrteritorio, aŭ se al Anglio prosperos krei en Eŭropo novan epokon de tiel nomata «ekvilibro» t. e. de incitado unu kapitalistan regnon kontraŭ la alia — ĝi nur difinos la disfaloformojn de l’ kapitalista Eŭropo, la formojn de batalado inter la kapitalistaj regnoj de l’malnova kontinento.

En ambaŭ okazoj la Unuigitaj Ŝtatoj efektivigos la politikon de l’amerika mondo, la politikon de incitado unu eŭropan kapitalistan regnon kontraŭ la alia. Tion sentas la malmiopaj reprezentantoj de la regantaj klasoj kaj deziregas pro tio en tiu aŭ alia formo unuigi la kapitalistan Eŭropon. Sed la unuiĝo maleblas sur kapitalista fundo, ĉar kapitalismo signifas konkurenco. Kaj kunigu la Ligo de Nacioj ĉiujn kapitalistajn regnojn, Usonon inter ili — estos ĝi ne io alia ol batalkampo por la reciprokaj interesoj de la naciaj kapitalistaj grupoj. Ĉiu el ili klopodos sin asekuri per la subteno de Usono en la batalo kun la kontraŭuloj.

Sed la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas potenco, kiu kuŝas ne nur geografie apud du oceanoj — la Atlantika kaj la Pacifika — ili estas ankaŭ ekonomie devigataj peni por stari firme kun la piedoj sur la azia kaj eŭropa kontinentoj. Al tio ilin pelas la industria disvolviĝo de okcidenta Ameriko kaj la vekiĝo de Ĉinio. Kiam generalo Gordon en jaro 1859 enmarŝis Pekinon, kiam en jaro 1900 ekspedicio de reprezentantoj de l’ tuta kapitalista mondo sufokis la «boxer»-leviĝon, la kapitalismo akiris en Ĉinio nur la haven-teritorion. En daŭro de la lastaj dudek jaroj la kapitalista disvolviĝo enpenetris mezon de Ĉinio. 400 milionoj da homoj troviĝas en proceso de revekiĝo. La proksimaj tridek jaroj respondos la demandon, ĉu ili mem administros sian landon posedanta nemezureblajn provizojn da karbo, fero, krudoleo kaj produktanta tiom da rizo per kiu tuta Azio povas esti nutrata — aŭ ĉi-proceso okazos sub la egido de usona kapitalo.

La Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko prepariĝas al la rolo ne nur de diktatoroj de Eŭropo, sed ankaŭ de diktatoroj de Orienta Azio. Kion Marks antaŭvidis en jaro 1851, ke la disvolviĝ-centro transportiĝas de l’Atlantika oceano al la Pacifika, fariĝos nun fakto. (Finota)

El «Arbeter Welt», organo de «Poalej-Iijon» en Polio, esp. igis Jak (227.)

La historio entute, la historio de revolucioj speciale, estas ĉiam pli riĉenhava, multflankeca, vivoplena, «ruza», ol supozas la plej bonaj partioj, la plej konsciaj avangardoj de l’ plej progresintaj klasoj. Tio ja estas komprenebla. Ĉar la plej bonaj avangardoj esprimas la konscion, la volon, la pasion, la fantazion de dekmiloj; sed la Revolucio realigas en la momentoj de aparta emancipiĝo kaj la streĉo de ĉiuj homaj kapablecoj la konscion, la volon, la pasion, la fantazion de kelkdekmilionoj, kiuj estas ekscitegataj de l’ plej akra klasbatalo. El tio rezultas du gravaj praktikaj konkludoj: unue, ke la revolucia klaso devas kompreni por plenumo de sia tasko, regi ĉiujn formojn aŭ flankojn de l’ socia agado, sen la plej malgranda escepto, (je kio ĝi post la konkiro de l’ potenco politika, ofte kun granda risko kaj ekstrema danĝero tion efektivigas, kion ĝi ne faris antaŭ tiu ĉi konkiro); due, ke la revolucia klaso devas esti preta por plej rapida kaj neatendita alterno de l’ unu formo per la alia. N. Lenin.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

Je kiom oni malaltigis salajron de la laboristoj en jaro 1923

Jam kelke da fojoj menciis laborista gazetaro je kia grado kunhelpis laboristoj, por malaltigi la prezojn de la diversaj produktoj. Centra asocio de industriistoj (en Ĉekoslovakio — Red.) en sia raporto por jaro 1923 pruvas per siaj ciferoj, kiajn oferojn donis laboristaro por haltigi ondon de la multekosteco, kaj estus saĝe, se kompetentuloj¹) streĉus ĉiujn fortojn, por ke la samo okazu en la alia flanko. Dume laboristo luldormigita per sugestio pri sia devo rilate al la socio permesis senrezone malaltigon de sia vivnivelo, hienoj kapitalistaj festas senhontajn orgiojn de la spekulacio kaj amasigas la riĉaĵojn.

Kiajn grandajn cedojn faris laboristaro, pri tio servu sekvanta komparo.

En sukerprodukta industrio oni malaltigis salajron, kaj tio kiel dum kampanio sukera, tiel eĉ inter la kampanio, je 25 proc. En ligna industrio oni malaltigis salajrojn proporcie al jaro 1922 je 20 ĝis 25 proc. En fabrikoj de fleksitaj mebloj oni malaltigis salajrojn je 30 proc., en fabrikoj de bareloj je 25 proc. Konstrulignaja industrio je 15 ĝis 20 proc. En kemia industrio estis malaltigitaj la salajroj je 25 ĝis 30 proc. En betona kaj keramika industrio je 25 proc. kaj en laboroj akordaj je 30 proc. En cementfabrikoj oni malaltigis la salajrojn je 6 ĝis 8 proc. Oni malaltigis aldonpagojn por vestoj kaj familio je 50 proc. kaj neniigis eldonadon de la liberkvota karbo. Ĝenerala malaltigo de la salajroj en cementfabrikoj proporcie al jaro 1921 estas 35 ĝis 45 proc. En vitra industrio oni malaltigis la salajrojn je 20 proc. En vestaĵ-industrio je 10 proc. Industriistoj el Liberec malaltigis la salajrojn je 30 proc., kaj al oficistoj rifuzis entute kromaldonon por vesto kaj malaltigis aldonon multekostecan je 10 proc. En biera industrio oni malaltigis la salajrojn proporcie al jaro 1922, kaj en septembro 1923 oni efektivigis denove malaltigon de la salajroj, tiel ke ĝenerala malaltigo de la salajroj estas 20,5 ĝis 26 proc. En industrio tanaja kaj muelila je 20 proc. En papera industrio krom tio, ke oni jam en jaro 1922 malaltigis la salajrojn je 15 ĝis 20 proc., oni reduktis denove salajron je pluaj 10 ĝis 15 proc., tiel ke ĝenerala malaltigo estas 25 ĝis 35 proc. Industrio de vivnecesaĵoj malaltigis salajron je 20 proc. Prahaj bakejoj malaltigis salajron je 10 ĝis 15 proc. En industrio mina kaj fera oni malaltigis salajron de la sklavoj de ĉiorega kapitalismo je 30 ĝis 45 proc.

Kien malaperis do ĉiuj promesoj de registaro, ke ni tiam venkos malfacilan multekostecon, kiam laboristoj lasos malaltigi siajn jam malgrandajn salajrojn? —

Promesoj, por malsaĝulo la ĝojo.

El pola minlaborista «Gazeta Górnicza» (prononcu Gurniĉa) eliranta en Ĉekoslovakio trad. Jozefo Sedzimir (pron. Senĝimir).

Analizo de Angla Komerco (lastjara)

Resumo el raporto de Departamento de Komerco (Board of Trade).

La karbo elfosita el la minejoj estis 1913 — 287 milion-tunoj, 1923 — 276 kaj 1924 — 269. Do, produktado falis je 6,4 proc., kaj la eksporto de produktaĵoj falis je grado de 19,4 proc. La plej granda procento de falo rilatas eksporton al Germanio, Nederlando, Belgio, Francio kaj Italio: Anglio 1923 elsendis al ili 54,5 milion-tunojn, kaj 1924 nur 34 m. t. Fero kaj ŝtalo estis eksportitaj 1913 — 1242 m. t., sed 1923—24 nur 1059 m. t. El tiu ĉi produkto, maŝinaro pleje suferis: dum 1913 eksportitaj estis 172 tunoj, sed nur 106 dum 1924.

  1. Kiaj kompetentuloj? — Red.

La importo de kotono falis de 429 m. tunoj 1913 ĝis 312 m. t. dum 1923—24.

La senlaboruloj kiuj ricevis ŝtatsubvencion, nombris 1 319 000 en decembro 1924. Dum la tuta jaro la cifero neniam estis malpli ol unu miliono: dum la plej favora monato, junio, estis 1 049 000 senlaboruloj.

Tamen la Brita Departamento de Komerco raportas, ke tiu ĉi granda nombro montras ke la kondiĉoj estas iom pli bonaj ol dum la antaŭaj jaroj. Estis senlaboraj dum 1921 — 16 proc., 1922 — 14 proc., 1923 — 11,6 proc. kaj dum 1924 — 10,5 proc.

Ni devas konsideri, ke multaj senlaboruloj ne ricevas iun ajn subvencion, ĉar kiam ili prezentas sin ĉe la respondeca oficisto, tiu ĉi havas la rajton rifuzi lin, ĉar «li ne vere serĉas sufiĉe arde novan laboron». Pro tio pli ol 17 000 senlaboruloj estis forstrekitaj el la registro dum 6 monatoj: La malfeliĉa malriĉulo havas nenian povon por kontraŭstari tiun maljustan decidon.

Eĉ se la laboristo havas sufiĉe da bonŝanco por daŭre ricevi la asekuran monon dum la tuta periodo de 26 semajnoj, kaj ankoraŭ restas senlabora, li tiam trovas ekĉesigata sian malgrandan enspezon kaj tiam malsategas. En momento kiam li havas la plej grandan bezonon por subteno, li trovas ke li rajtas ricevi eĉ ne malgrandan monsumon, — li ricevas nenion.

Same okazas ĉe malsan-asekuro. Ju pli longe oni estas malsana, des malpli oni enspezas. Kun 10 proc. da senlaboruloj Anglio fariĝas malprogresa lando.

SAT-ano 3398 (Londono).

La faŝismo en Bulgario

La reakcio ne ĉesas subpremi nian malfeliĉan popolon kiel ĝi ne ĉesas en Hispanio, Estonio, Hungario, Italio ktp. Ĉu ni ĝin priskribu? — En la karceroj oni senindulge ĝismorte batas kaj poste la viktimon liberigas, senkulpigante sin: «Okazis pro eraro!» La policanaro, la defendo de l’ «kara patrio» (pli vere de ties plenplenaj kasoj — plenaj pro la malsato kaj malfeliĉo de tuta popolo) en Sofia volis kapti kiel birdoj iujn anarkistojn. Sed ili estas bravaj homoj, ne estas tiel facila la afero. «Kion ni faru?» — ili demandas sin unu la alian, kaj bruligas la domon. Poste en la cindro oni trovas du kadavrojn bruligitajn. Junuloj kantas en la kamparo la kanton «Volga, Volga». Du ĉasistoj (kompreneble burĝoj — «sgovoristoj») ilin aŭdas kaj rimarkigas al ili ke ili ĉesu kanti ĉi tiun abomenan revolucian kanton (ĉio revolucia por ili estas abomena!). La junuloj ne ĉesas kanti, sed pli forte daŭrigas. Tiam venas por helpo la ĝendarmoj kaj unu detektivo (ankaŭ junulo ĵus fininta grimnazion, ftizulo), kaj la junuloj estas arestitaj. Ĉe ili oni trovas «Laboristan Gazeton» (nelegala komunista gazeto), ili estas batitaj ĝismorte kaj estas kondamnotaj laŭ la leĝo «por la defendo de l’ŝtato» (de la riĉuloj). En la montaro vagadas nelegalaj revoluciaj bandoj, la pano plikariĝas ĉiutage, sed la kasoj plipleniĝas ĉiumomente. Unu ĝojiga fakto — la laboristaro ĝis nun vigletis, sed nun ĉie — en fabrikoj, laborejoj, entreprenoj jam libere, pli libere ol antaŭe oni diskutadas kaj organizas sin por decida lukto. La proletaro nia ankoraŭ ne komprenas la signifon de nia lingvo, oni ĝin konsideras kiel malhelpilo por la organizo, ĉar nun atendas pli grava organiza laboro, kaj nur la liberaj burĝemuloj ĝin lernu. Sed estas multaj kiuj ĝin konsideras kiel gravega helpilo por la klasbatalo, ĉar nia celo — la tutmonda sovet-respubliko ne estas ebla sen ĝi, ĝi estas necesa ilo por la interkompreno de l’tutmonda proletaro. Tion bone komprenas la burĝaro, nia registaro, ĉefe ministro de internaj aferoj, la monstro Iv. Rusev, sed la proletaro ĝin ne konceptas. Kiam ni fondos nian respublikon kiel Rusio, tiam ni ĉiuj ĝin lernos, respondas ili, — sed ĝis tiam ni dormos, ni sopiros. — Nu, malgraŭ ĉio ni prosperas, kaj baldaŭ finfine ni venkos por feliĉo de ĉiuj. Mallaboremulo

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Pri kio instruis nin Kropotkin

(Al la kvara datreveno de la morto de Kr.: 8. II. 1921 – 8. II. 1925)

Oni ofte konsideras anarkismon kiel utopion, ne havantan bazon sciencan, nek radikojn sociajn, kiel individuisman filozofian utopion. Estante prava rilate al la abstrakta filozofia anarkismo individuisma, tia opinio tute malpravas rilate al la moderna anarkismo komunisma, kiu estas revolucia sistemo, aperinta en la dua parto de l’ XIX a jarcento, en la epoko de la disfloro de l’kapitalismo kaj aktiviĝo de l’klase-organizita proletaro. La modernan anarkismon naskis la revolucia proletaro (la sekcioj de l’la Internacio, poste — la laborista sindikatisma movado). Ĝin formulis, kiel sciencan teorion, pluraj aktivuloj el la revolucia laborista movado, kaj inter ĉi-lastaj certe la unua loko apartenas al la neforgesebla P. A. Kropotkin.

Mi tute ne volas diri, ke Kropotkin estis prava en ĉiuj siaj paroloj kaj verkoj; certe, ni povas trovi ĉe li plurajn nekonsekvencaĵojn, pri kiuj ni ne povas, ne volas kaj ne devas konsenti. Nulo estas akceptenda senkritike. Sed ni ja ne povas en ĵurnalartikolo doni fundamentan, detalan kritikanalizon de l’ «Kropotkinismo» en ĝia tuta amplekso. Tial mi volas nur noti kelkajn gravajn pensojn de P. A., kiujn devas bone memori ne nur ĉiu anarkisto, sed ankaŭ ĉiu klaskonscia laboristo ĝenerale.

1. La sociaj radikoj de anarkismo

„Dum ĉiuj epokoj en la hom-socioj renkontis sin batale du malamikaj fluoj. Unuflanke — la popolo, popolmasoj estis ellaborantaj, kiel kutimon, multon da institucioj, necesaj por ebligi la vivon en socio.» «Aliflanke — ĉiam ekzistis homoj, kiuj estis grupiĝantaj kaj subtenantaj unu la aliun por regi la popolon, ĝin obeigi, administri — kaj laborigi ĝin por ili.»

«Samkiel socialismo ĝenerale, anarkismo naskiĝis en la popolo, kaj tial ĝi konservos sian vivkapablon kaj kreivan forton nur ĝis kiam ĝi restos popola.» «Neniam anarkio estis idealo de l’regantaj klasoj. Sed ofte ĝi estis pli-malpli konsciata idealo de l’ masoj.»

„La laborista movado, kiu ebligas la kuniĝon de la batalfortoj de l’ laboristoj kaj forigas ilin de senfruktaj politikaj interpartiaj konfliktoj, kiu permesas al ili mezuri siajn fortojn per rimedo pli certa ol elektoj, — tiu-ĉi movado grave akcelas la progresadon de l’anarki-komunisma doktrino.»

2. La sciencaj bazoj de anarkismo

«Anarkismo estas mondkoncepto, bazita sur mekanisma kompreno de fenomenoj¹), ampleksanta la tutan naturon, inkluzive la vivo de homsocioj. Ĝia esplormetodo estas metodo de l’natursciencoj; per ĉi-metodo estas kontrolenda ĉiu scienca tezo. Ĝia tendenco estas — fondi sintezan filozofion, t. e. filozofion, ampleksantan ĉiujn fenomenojn de l’naturo, — inkluzive la vivo de l’homsocioj kaj ties ekonomiaj, politikaj kaj moralaj problemoj.»

„La mekanikaj fenomenoj, — estiĝante ĉiam pli kaj pli kompleksaj proporcie kun la transiro de fiziko al vivo-fenomenoj, sed restante ĉiam la samaj mekanikaj fenomenoj, — sufiĉas por interpreti (klarigi) la tutan naturon kaj la vivon organikan, intelektan kaj socian». «Ĉiuj sciencaj malkovroj estis faritaj per la sole-scienca indukta metodo. Kaj ĉar la homo estas parto de l’naturo kaj ĝia individua kaj socia vivo estas naturfenomenoj, samkiel la kresko de floro aŭ disvolviĝo de l’socivivo ĉe formikoj kaj abeloj, — tial malestas motivo por forlasi, transirante de floro al homo aŭ de loĝejaro de kastoroj al homa urbo, la metodon, kiu ĝis nun tiel bone servis al ni, kaj serĉi alian en la arsenalo de metafiziko».

¹) Pli bone — aldonas Kropotkin — estus diri kinematika, ĉar per ĉi-lasta estas esprimata la konstanta movado de l’materio.

3. Anarkio, kiel historie-necesa sociordo

«Anarkismo prezentas per si provon apliki la ĝeneraligojn, akiritajn per la indukta-dedukta metodo de l’natursciencoj, al la analizo de homaj institucioj. Ĝi estas ankaŭ provo diveni, sin bazante sur ĉi-analizo, laŭ kiuj vojoj la homaro iros al libero, egalo kaj frateco, por akiri maksimuman sumon da feliĉo por ĉiu unuo en la homsocio.»

«Erare estus diri, ke l’anarkisma sociidealo estas utopia. Ĉiu idealo prezentas aspiron al io ankoraŭ nerealigita, dume la vorto «utopio» en la komuna lingvo signifas ion nerealigeblan . . . Estas tute erare apliki la vorton «utopio» al prognozoj (antaŭvidoj), kiuj, simile al anarkio, estas bazitaj sur studo de l’tendencoj jam rimarkataj en la socio en ĝia nuna evolustato. Ĉi-tie ni eliras ekster la regiono de utopiaj revoj kaj eniras la regionon de pozitiva scienco — de scienca antaŭvido.»

4. Individuismo kaj komunismo

«La individuisma direkto en la anarkismo prezentas per si postvivaĵon de delonge pasintaj tempoj, kiam la produktiloj ankoraŭ ne atingis tiun gradon de perfektesto, sur kiun metas ilin la moderna scienco kaj la progresoj de l’ tekniko, kaj kiam, pro l’nesufiĉo de la tuta produktaĵaro, oni vidis en la komunisma socio neeviteblan mizeron kaj sklaviĝon de ĉiuj.»

«La «konfirmiĝo de l’individuo» estas metafizika kaj malproksima de la reala vivo, . . . ĝi ofendas la senton de egalo, la fundamenton de ĉia emancipo, ĉar estas neebla liberiĝi, dezirante regi aliujn; . . . ĝi proksimigas tiujn, kiuj nomas sin «individuistoj», al la privilegihava malplimulto: al la pastraro, al la burĝaro, al la funkciuloj k. a., kiuj ankaŭ opinias sin starantaj super la maso kaj al kiuj ni ŝuldas la ŝtaton, la eklezion, la leĝojn, la policon, la militarismon kaj ĉiuspecan dumjarcentan premadon.»

«Individuado, t. e. plejeble plena disvolviĝo de l’individueco tute ne konsistas el tio, ke la sociemo kaj la instinktoj de interhelpo estu forigataj el la kreiva agado de l’homo kaj ke estu restigata nur mallarĝa kaj sensenca burĝeca individuismo. Nur malsaĝuloj povas konsili forgesi la socion kaj revi pri izola individuo. Sed homo pensanta komprenos, ke male, ĝuste la sociemo kaj la socieca kreivo, kiam ili trovos liberan eliron ebligos al la homo atingi sian plenan disvolviĝon kaj supreniri la altojn, al kiuj ĝis nun sukcesis supriĝi nur solaj geniuloj en kelkiuj el siaj belegaj verkoj.»

«La individuismaj sistemoj de anarkismo trovas adeptojn en la burĝa intelektularo, sed ili ne disvastiĝas en la laboristaj masoj. Tio certe ne malhelpas al ni rekoni la valoron de l’ kritiko, kiun la anarkistoj-individuistoj direktas kontraŭ la komunistoj: ili avertas nin pri forlogiĝo al kuncentriga potenco kaj al burokrateco kaj igas nin ĉiam turni nian penson al la libera individueco, kiel fonto por libera socio. Kiel ni scias, la emo al malnovaj eraroj de subordigo kaj potenco estas tro disvastiĝinta eĉ inter avangardaj revoluciuloj».

5. Anarkismo kontraŭ ŝtatismo.

«Estas erare vidi en la ŝtato ion alian ol hierarkia organizaĵo de funkciuloj, elektitaj aŭ nomitaj por administri diversajn fakojn de l’socia vivo kaj por akordigi ilian agadon… estas erare pensi, ke sufiĉas ŝanĝi la personojn por igi la maŝinon funkcii en kia ajn direkto.»

«Por liberiĝi de l’ekspluato, kiun ili suferas sub la zorgado de l’ŝtato, la popolmasoj ne povas resti sub la regado de politikaj formoj, kiuj malhelpas la manifestiĝon kaj disvolviĝon de l’popola iniciato. Ĉi-formoj estis ellaboritaj de registaro por eternigi la popolan sklaveston, — por malhelpi la disvolviĝon de ĝia kreiva forto kaj la kreiĝon de instituoj por egaliga interhelpo. Kaj tial estas trovendaj novaj formoj por servi al kontraŭaj celoj.»

La ŝtata mekanismo, evoluante, celis kreadi kaj firmigi privilegiojn — kiel do ĝi povos servi por neniigi ilin? Ĉu tia nova agado ne postulos novajn ekzekutivajn organojn?

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Kaj ĉu tiuj-ĉi ekzekutivaj organoj ne devas esti kreitaj nun de la laboristoj mem, interne de iliaj sindikatoj, de iliaj federaĵoj, sen kia ajn rilato al la ŝtato?»

„Ti-kiam falos la privilegioj por kelkiuj personoj kaj klasoj, kiuj estis kreitaj kaj subtenataj de la ŝtato, la ekzisto de l’ŝtato perdos ĉian pravigon. Tute novaj sociformoj devas aperi, kiam la interhomaj rilatoj ĉesos esti rilatoj inter ekspluatatoj kaj ekspluatantoj.»

6. La socia revolucio kaj niaj taskoj.

«Ni ne evitos novajn provojn pri revolucia registaro dum la venonta revolucio.» «La sola rimedo por paralizi la malutilan influon estas — preni mem la agad-iniciaton kaj direkti ĝin en pli bonan flankon.»

«La burĝaro estas potenca ne nur pro tio, ke ĝi posedas riĉaĵojn, sed precipe pro tio, ke ĝi uzis la libertempon, kiun donis al ĝi la riĉaĵoj, por ellerni la administro-arton kaj por ellabori sciencon, kiu servas por pravigi l’ aŭtoritaton.» «Ĝi scias, kion ĝi volas, ĝi scias, kio estas necesa por ke ĝia sociidealo estu konservata; kaj ĝis kiam la laborulo ne scios, kion li bezonas kaj kiel tion atingi, li estos devigata resti sklavo de tiu, kiu scias.»

«Ne droniĝante en detaloj, la burĝoj fiksis delonge antaŭ la revolucio la ĉeflinion de l’futuro. Ĉu ni povas diri la samon pri l’laboruloj? Bedaŭrinde, ne. En la tuta moderna socialismo, kaj precipe en ĝia modera parto, ni vidas klaran tendencon ne profundigi la principojn de l’socio triumfenda per la revolucio… Rilate al anarkistoj — la timo ekvidi sin dividitaj pro l’problemo pri l’futura socio kaj paralizitaj en sia revolucia ekmovo — efikas je ili samsence. Oni ordinare preferas ĉe la laboruloj prokrasti ĉiujn diskutojn, kiujn oni (tute malprave) nomas teoriaj, kaj oni forgesas, ke eble post kelkaj jaroj ili (la laboruloj) devos eldiri sian opinion pri ĉiuj problemoj de socia organizo, komence de la funkciado de bakfornoj ĝis la funkciado de lernejoj aŭ defendo de l’teritorio, kaj tiam ili ne havos antaŭ si la ekzemplojn de l’angla revolucio, per kiu estis inspirataj la Gironde-anoj de l’pasinta jarcento.»

«Estas necesa preparlaboro. Estas necese, ke la novaj ideoj, kiuj markos novan originon en la historio de l’civilizo, estu projektitaj antaŭ, ĝis la revolucio; ke ili estu intense disvastigataj en la masoj por esti kritikataj de praktikuloj kaj por esti en certa grado eksperimente taksataj.»

«La tasko, kiu kuŝas antaŭ la popolo dum la venonta ribelo, estas — ekposedi tiun funkcion, kiun ĝi lasis ĝis nun al la burĝaro. Ĝi konsistas el tio ke necesas kreadi, — organizadi neniigante kaj konstruadi por detrui. Jam venis tempo por, antaŭvidante ĉi rekonstruon, kuniĝi por havi la eblon senprokraste eklabori: studi la erarojn de l’ pasintaj revolucioj samkiel iliajn bonajn flankojn; analizi, kion ili faris por garantii panon por ĉiuj, la produktadon de ĉiuj riĉaĵoj kaj interŝanĝon de l’produktaĵoj, kaj precipe — garantii ĉies egalrajton, sen kiu ne povas ekzisti justo, nek frateco. Fine, kamaradece serĉadi rimedojn por eviti ĉi-erarojn aŭ almenaŭ malpliigi ilin laŭeble».

7. Ĉu anarkismo pravas?

«Ĉu pravas anarkismo en siaj konkludoj? Tion montros al ni, unuflanke, la scienca kritiko de ĝiaj fundamentoj, aliflanke — la praktika vivo. Sed ekzistas unu punkto, en kies rilato anarkismo ekster ĉia dubo estas absolute prava. Ĝi estas tio, ke ĝi rigardas la studadon pri soci-instituoj, kiel fakon de l’ natursciencoj; ke ĝi forlasis por ĉiam la metafizikon kaj alprenis kiel pensad-metodon la metodon, kiu servis por la kreo de l’moderna scienco kaj de l’ materialisma filozofio de nia epoko. Pro tio, se l’ anarkistoj faros en siaj konkludoj iujn erarojn, — ili multe pli facile povos rekoni ĉi-erarojn. Sed ti-kiuj deziras kontroli niajn konkludojn, devas memori, ke tio estas ebla nur per la scienca, indukta-dedukta metodo, sur kiu bazas sin ĉiu scienco kaj per kiu disvolviĝas la tuta scienca mondkoncepto».

— 1334 —

Al ĉiuj revoluciaj esperantistoj tutmondaj!

Por Sacco kaj Vanzetti.

Malgraŭ la energia protesto, en la jaro 1921, Sacco kaj Vanzetti estas ankoraŭ en la manoj de la ekzekutisto.

Agu por ke ili estu baldaŭ liberigitaj.

Ti-kiuj interesiĝas pri Sacco-Vanzetti kaj kiuj volas subteni ilin morale, bonvolu sendi poŝtkarton al tiu adreso:

Sacco-Vanzetti, Defense Committee P. O. Box 93. Hanover Street Station (United S. of America) Boston, Mass.

Tio helpos ankaŭ al la komitato kiu zorgas por la neapliko de tiu terura sufero: La elektra seĝo.

[BILDO p.4 | 67,21,92,46] Foto de Nicola Sacco: juna viro kun mallonga hararo, en jako kaj kravato, rigardanta antaŭen.

Nicola Sacco

Nicola Sacco estas 32 jara. Li naskiĝis en Torremaggiore (Foggia). Li estas de post dekkvin jaroj en Ameriko. Li ĉiam laboris regule kaj li fariĝis unu inter la plej lertaj ŝulaboristoj. Li gajnis altan salajron. Dum la milito, li forlasis la laboron por ne aĉeti «liberty bond» kies posedo estis sugestita al ĉiuj fabrikaj laboristoj. Sacco rifuzis dirante: «Mi ne kredas al la milito kaj mi permesas al neniu kontroli kiel mi devas elspezi mian salajron».

Entuziasma liberecano, li okupiĝis dum siaj liberaj horoj pri la zorgoj pri sia familio kaj la poridea propagando. Al konsiloj pri prudento en siaj paroloj li respondis: «Mi ne povas, estas mia koro kiu parolas.»

Li kulturis ĝardenon inter la laborhoroj kaj distribuis al la malriĉaj la legomojn al li ne bezonajn.

Li postulas laboron en malliberejo: «Mi ne povas vivi sen labori» diras tiu «stranga bandito».

[BILDO p.4 | 67,56,92,81] Foto de Bartolomeo Vanzetti: viro kun densaj lipharoj, en jako, blanka kolumo kaj kravato.

Bartolomeo Vanzetti

Bartolomeo Vanzetti estas nuntempe 36 jara. Li naskiĝis en Villafaletto, monta vilaĝeto en la provinco de Cuneo (Piemont.) Tute juna, li alvenis Amerikon. Li vojaĝis de lando al lando por trovi laboron, kaj fine li fiksiĝis en Plymouth (Mass), kie li loĝis de post kelkaj jaroj kiam oni arestis lin.

En unu el siaj leteroj, Vanzetti skribas: «Mi predikis, mi laboris, mi deziris kun ĉiuj miaj eblecoj ke la socia riĉeco estu je la dispono de ĉiuj homoj ĉar ili estas la frukto de la laboro de ĉiuj.» «Mi estas filo de la naturo, mi estas tiel riĉa ke mi bezonas nenian monon, kaj oni diras ke por havi monon mi mortigis kaj riskis la mortpunon! La Morto? Estas nenio, la ofendo estas pli kruela».

El «Le Libertaire» Paris. Esperantigis J. M. 659.

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 5

Por nia meminstruado

5] Nova ciklo pri Sovetio

Laboristfakultatoj

Certe kamaradoj konas la politikon de Soveta registaro kaj kompartio rilate la proletariigon de superaj lernejoj (Vuzoj) por havi specialistojn el propra proletaria rondo, per kies helpo fariĝos efektivigebla la socialista mastrumado. Ĉiu supera lernejo (universitatoj, institutoj medicinaj, komercaj, agrikulturaj) havas konformajn «labfakojn», kien laboristoj kaj kamparanoj estas delegataj ĉu de sindikatoj, ĉu de komitatoj de malriĉaj kamparanoj. La Labfakoj preparas siajn anojn en konforma supera lernejo dum 3 jaroj.

La loko ne permesas halti pli detale je giganta laboro de tiuj laborfakultatanoj, je superhoma energio, per kiu ili batalas kontraŭ malfacilaĵoj, mizera materiala situacio, malkutimo al mensa laboro. Ili, kiel figure esprimis Lenin, efektive «mordetas per siaj akraj dentoj la graniton de scienco», kaj escepte malmultaj, bonege sukcesas. Iam la historio notos tiujn nerimarkatajn heroojn, kiuj en senmezure malfacilaj cirkonstancoj post laciga laboro apud la stablo venas superan lernejon por akiri la necesajn sciojn. Malfacile estas por ili teni en siaj maldelikataj, laciĝintaj manoj la krajonon, ankoraŭ pli malfacile memorfiksi la abstraktajn teoriojn, sed kiu povas imagi ilian obstinecon kaj persiston? Certe nur tiu, kiu almenaŭ unufojon ĉeestis tiun laboristan aŭditorion, vidis, kiel ili aŭskultas kaj kiel ili laboras!

Nur en Kievo nun estas 1250 labfakultatanoj.

Koncerne la superajn lernejojn, do ili ankaŭ jam estas je 70% proletariigitaj. La plej granda parto de proletstudentaro estas stipendiuloj ĉu regnaj, ĉu sindikataj, ĉu trustaj (la plej feliĉaj). Krom tio speciala komitato ekzistas por plibonigado de studentaj vivkondiĉoj (Kubuĉ). Helpata de sociaj organizaĵoj, trustoj, sindikatoj, ĝi disvolvis grandan laboron: organizis komunloĝejon kaj manĝejon, klubon, student-kooperativon, diversajn metiejojn, kie en libera de studado tempo studentoj plenumas diversajn mendojn aŭ preparas varojn, pri kies vendo zorgas la komitato. Certe, tre mizera estas ankoraŭ la situacio de proletstudentaro, sed ĝi ĉiutage pliboniĝas, kaj sendube multe kuraĝigas ilin ne nur materiala sed ankaŭ la morala subteno kaj simpatio, kiun ili trovas en ĉiuj rondoj de Soveta Socio. Kiu dubas, ke la estonto estas ilia?

Lernejoj

Koncerne la klerigan problemon ĝenerale, eble la skeptikuloj asertos, ke ĝi malprogresis eĉ kompare kun cara epoko, ke la klerigbuĝeto nun konsistigas nur 1/3 de antaŭmilita, ke la kvanto de lernejoj malgrandiĝis, ke malnovaj lernejoj estas detruitaj, kaj novaj forestas ktp. ktp.

Eble formale ili estas pravaj, sed fakte la bildo estas iom alia. Estas vero, ke lernejo en Sovetlando, kiel multaj aliaj sferoj, travivas teruran krizon. Sed ĉu minaca estas tiu krizo, aŭ ĝi portas resaniĝon kaj vivon? Ke malnova lernejo estas ĝisfundamente detruita, neniu neas, kaj verŝajne ankaŭ neniu bedaŭras, kiu almenaŭ iomete ĝin konis. La nova efektive ne ankoraŭ estas kreita, ĉar antaŭ ol krei novajn lernejojn, estas necese havigi novajn pedagogojn, kapablajn apliki la novajn metodojn enkondukendajn. Kaj efektive oni nun reinstruas la pedagogojn, oni praktikigas ilin en la novaj sistemoj de instruado: Kompleksa metodo, Daltona sistemo, seminara laboro ktp. Dume la lernejo suferas, sed iom post iom la nova lernejo kaj nova metodo ekfunkcias kaj fikse stariĝas sur reloj de novaj sociaj postuloj.

Bedaŭrinde ni havas dume nek universalan, nek senpagan instruadon, kvankam ĝi estas tia por infanoj de senlaboruloj, invalidoj, ruĝarmeanoj, kaj preskaŭ senpaga (20 kop. monate) por ĉiuj sindikatmembroj.

Sendube la pliboniĝanta ekonomia situacio solvos ankaŭ tiun problemon. Ida Lisiĉnik, Kiev.

Sovetio en ciferoj

Bona rezervo por la mondrevolucio!

La organizaĵoj de «junaj leninistoj» (infan-grupoj komunistaj) nombras je la fino de 1924 750 000 geinfanojn!

Ĉi-organizaĵaro, unuiganta infanojn, loĝantajn de Siberio ĝis la kaŭkaza montaro kaj de l’ Murman-marbordo ĝis la mezaziaj oazoj kaj dezertoj, estas la plej potenca infan-asocio de l’ mondo. Se mi indikos ke ĝi fondiĝis en 1922, ĉiu eblos fari konkludojn sen pluaj komentoj.

Da kluboj en Ukrainio

laboristaj, partianaj, studentaj k. cet. funkcias dum aŭtun-vintra klubsezono 1924—1925 jam 1120!

Cifereto enviinda por laboristaro el multaj landoj!

Da gazetoj en Sovetio

aperas 583 kun entuta eldonkvanto: 6 255 980. — El tiu kvanto 4 500 000 apartenas al ĉiutagaj. — La moskva «Pravda» aperas en pli ol duon-miliona eldonkvanto.

Entute, la poligrafia industrio troviĝas en pli bona stato, ol ĉiuj aliaj. Da gazetoj aperas pli, ol ĝismilite.

En 11 lingvoj!!!

Super la eniro de l’ marista klubo en Odessa (Nigra maro) pendas 11-lingva indiktabelo: «Prol. el ĉiuj landoj, unuiĝu! … Internacia marista port-klubo ktp. …» Maristoj bezonas klubojn kaj klerigadon sed ĉu ili havos tiajn, se necesos «kleriĝi» en 11 lingvoj minimume?

— Ni konsilus al la Ruĝa Intern. Propagand-Komitato de l’ transportlaboristoj kune kun la Amsterdam’a simpatianta Esp.on, Federacio Transportista trovi plej bonan kulturigilon. Ĉu ĝi ne estas Esp.o?

Grandioza «Festrimedo»

Pro la jarreveno de l’ morto de N. LENIN, la ŝtata Eldonejo Rusia decidis eldoni 250 broŝurojn kaj librojn, dediĉitajn al la memoro de Lenin, lia vivo, agado kaj lia verko: leninismo. Por la laboro estas invititaj ĉ. 40 aŭtoroj. La broŝuroj estas presataj en kvanto de 40 000 ĝis 200 000 ekz., ĉiu. — Entute aperos 25 000 000 ekzempleroj. Dneprano.

Io pri «sanktaj» aferoj kaj «sanktula» konduto

Nova skandalo ĉe la rusa nigra eklezio (monakaro) eksplodis!

En subterajo de l’ grandmonakejo «Troica» (Trieco) en Kiev estas trovitaj multaj grandvaloraĵoj, kaŝitaj dum la malsat-tempo 1921 por ke ili ne estu uzitaj por la helpo al malsatuloj (kia bona ekzemplo de kristana frateca amo al la proksimulo!).

En ĉi-sankta loko oni trovis kelkdek kilogr. da oro, pli ol 160 kgr. da arĝento, 360 briliantojn, sakojn da malnova arĝentmono ktp. Entute — je la valoro de ĉ. 800 000 rubl. (pli ol 400 000 dolaroj!).

Krome oni trovis … riĉan spion-dokumentaron, forsendendan al eksterlando.

La «sanktajn» aferojn gvidas la monakejestraro. Dneprano.

TRA LA KLASBATALO

En Hamburg okazas proceso ampleksa kontraŭ komunistoj akuzitaj esti la iniciatintoj de l’ Hamburga oktobra ribelo en 1923. — Ĉe la Ŝtata Tribunalo en Leipzig komenciĝos procesego kontraŭ membroj de la komunista centralo germana 10. februaro.

Okazis minlaborista soveta konferenco en Halle, kie estis reprezentitaj la 65 plej grandaj minlaborejoj de Meza Germanio. Oni konsiliĝis pri batalrimedoj por efektivigi plialtigon de salajroj kaj laborhorajn postulojn.

Kontraŭ prof. Albert Einstein estas farita atenco en Berlin de iu tie loĝanta rusino, kiu ne efektiviĝis. La sama jam provis atencon kontraŭ Krasin, soveta ambasadoro en Paris.

Grekio protestas kontraŭ la turka registaro pro ekziliĝo de l’ ĉefo de la ortodoksa eklezio.

— pàgina 6 —

6 — SENNACIULO

DIVERSAĴOJ

Nuna Moskvo (Kelka statistiko)

La loĝantaro de Moskvo dum la lastaj jaroj antaŭ la revolucio estis kreskanta pli rapide, ol en ĉiuj aliaj grandurboj de la tuta mondo kaj jus antaŭ la februara revolucio 1917 ĝi superis du milionojn da loĝantoj.

De post 1921 la loĝantaro de Moskvo ree komencis kreski kun eksterordinara rapideco kaj laŭ la kalkulo 15. julio 1924 en Moskvo estis jam 1 772 mil loĝantoj.

En proksima tempo la kvanto da moskvanoj ree atingos 2 milionojn.

En Moskva gubernio, sen urbo Moskvo, la kvanto da loĝantoj en 1924 superis 2 250 mil homojn — do, kune kun la urbo pli ol 4 milionojn.

La Moskva loĝantaro antaŭe estis kreskanta pro alfluo de venanta elemento el aliaj lokoj de la lando, ĉefe al apudaj gubernioj. Sed nun la loĝantaro pli rapide kreskas pro tio, ke en la gubernio oni pli multe naskiĝas, ol mortas.

Nun en Moskvo la mortado estas malpli multa, ol en Londono, Parizo, Budapeŝto kaj Varsovio. Precipe malpli multa fariĝis mortado de mamsuĉantaj infanoj. Dum la lastaj du jaroj el ĉiu milo da novnaskitoj en la unua vivjaro mortas nur 160 ĝis 180, sed antaŭ la milito estis mortantaj 268—280. Antaŭ la milito en Moskva gubernio (sen la urbo) ĉiujare el 10 mil loĝantoj mortis 301 homoj, en 1922 — jam nur 213 kaj en 1923 — 172 homoj.

Egale kun malplimultiĝo de mortado post la revolucio montriĝas eksterordinara kresko de kvanto da novaj geedziĝoj. En la pasinta 1924 jaro la proporcio de geedziĝoj estis 15 por ĉiu milo da loĝantoj, t. e. 2 1/2-oble pli multe, ol antaŭ la milito. (El «Izvestija» — 21. jan. 1925.)

KRONIKO

Sovetio.

Moskvo. En la aranĝita ĉe Centra Moskva Telefona Stacio funebra vespero (22. I. 25) okaze de la unua jara datreveno de Lenin-morto, niaj k.doj Revo, Robiĉek kaj Mateev faris siajn paroladojn en esperanto. Aliaj oratoroj atentigis pri la granda valoro de esp.o en la internacia laborista movado. Krome ĉiu ĉeestinto (pli ol 500) ricevis donace esp.-lingvan biografion de Lenin.

Rubcovo, Moskva gubernio. En la enarbara lernejo «Iskra» (Fajrero) funkcias kurso de Esperanto por junaj pioniroj — kamparanoj (14 geinfanoj en la aĝo de 10 ĝis 12 jaroj). Gvidas k.do Ŝuŝerin. Aliaj du pli multenombraj grupoj komencas kurson 27. I. sub gvido de k.do Savĉin.

Belaja Glina (Kaŭkazo). Post raporto de k.do Bokarev A. ĉe la ĝenerala kunveno de lernantoj de 2-agrada lernejo, fondiĝis rondeto por lerni esp.on.

Fastov, Kieva gubernio. Ĉe loka Laborista Klubo organiziĝis esperantista grupo el 20 k.doj. Funkcias kursoj por 15 k.doj el Komunista Junularo, gvidas k.do Petrovskij.

Moskvo. En Termezurista Instituto 15. XII. 24 estis organizita de k.do Trojanskij propaganda esp.a vespero (150 ĉeest.). Raporton pri esp.o faris k.do Drezen.

El letero de k.do Nathans

«Havas la impreson, ke la internacia lingvo dum la lasta tempo faras bonegajn progresojn, juĝante laŭ la kreskanta nombro de fak- kaj aliaj gazetoj (krome la Radio!), kiuj okupiĝas pri Esperanto. El nia rondo nun la gazeto de la svedaj fervojistaj oficistoj (Chefs de gare, Employés de Bureau etc.) publikigis parton de nia opinio pri Esperanto kaj malfermis skriban kurson.

Kaj mia kolego Edo Fimmen, ĝis nun tre indiferenta je Esperanto, deklaris antaŭ kelkaj semajnoj en unu el la multnombraj paroladoj kiun ni havis pri Esperanto, ke li, konvinkita ke almenaŭ en specialaj cirkonstancoj la scio de Esperanto povus esti utila, klopodus trovi tempon por lerni la lingvon. Estas laŭ mia opinio simptomo de la progreso.»

La blekado de l’ brutaroj kaj de l’ popoloj preskaŭ ĉiam aklamas la buĉistojn kaj la tranĉilakrigistojn. Han Ryner.

Gelaborista korespondado

Ni ricevis jenan leteron:

Traleginte la artikolon de k.do N. B. en n.ro 12 de «Senn.» pri «stranga popoleto» de SAT-anaro, mi ne povas min deteni por ne senkulpigi min. Kaj povas esti ankaŭ multaj troviĝantaj en la sama situacio. Oni vidu, ke kelkfoje malaktiveco devenas ne el nedeziro labori, sed el nepovo.

Mi estas maŝinistino. Nia laboro estas tre peniga, tre laciga. Veninte hejmen el oficejo, jam sufiĉe laca, mi trovas tie knabeton, al kiu mi fordonas jam tutan reston de l’ tago, de l’ fortoj. Post lia enlitiĝo al mi restas nur tempo por tralegi unu-du gazetojn kaj memkompreneble «Sennaciulo»n kun S. R. Semajne mi havas nur unu tagon liberan — dimanĉon, kaj tiun ĉi tagon mi dediĉas al esperanto. Ni iras al nia seguzino de l’ lignaĵistoj, kie mi havas grupeton el 7 gelaboristoj. Ĉiam min renkontas la «Internacionalo» (esperantlingve) kaj sepvoĉa ĥoro salutas «bonan tagon». Niaj okupoj daŭras 2—3 horojn kaj konsistas precipe el tralegoj de eltiraĵoj el «Sennaciulo», kaj iom-post-ioma prepariĝo al «ensataniĝo». Certe, baldaŭ ni havos sep bravajn fervorajn SAT-anojn! Bedaŭrinde ni havas nur la malnovan gramatikon de Saĥarov kun ekzemploj, kiel «oficiro arestis soldaton», «Al inĝeniero apartenas la maŝino» kaj «sur la ŝtuparo staras policano». Mi dezirus jam havi la gramatikon kun ekzemploj, kiel «soldatoj arestis oficiron» «La maŝino havas la inĝenieron» kaj «ŝtuparo estu senigita de l’ policano». Ĉu bone, ĉu ne, sed mi donas al gelaboristoj aliajn ekzemplojn.

Adiaŭante mia grupeto denove ĥoras «Internacionalon» — «ĝis revido» kaj iafoje … «grandan dankon» — kaj tio estas la unika ĝojo en mia monotona laborplena vivo. N. K.

Nova «Espero».

En la mondo blovas nova vento. Tra la mondo iras forta voko. En la kantoj de la ruĝa sento nun de loko flugu ĝi al loko!

Vokas ĝi al glavo kaj milito laboristojn nun de l’ tuta tero! Al proleta klaso turmentita ĝi promesas pacon kaj liberon.

Sub standardo ruĝa de ribelo kolektiĝas fortaj batalantoj, kaj rapide iras al la celo kun bataloj kaj kun ruĝaj kantoj.

Forte staris muroj de miljaroj inter laboristoj dividitaj . . . Sed dissaltos la obstinaj baroj per komuna lingvo disbatitaj.

Sur la forta klasa fundamento, helpe de la lingvo Esperanto, laboristoj faros en konsento unu grandan rondon batalantan.

Niaj bravaj fortaj kamaradoj en batalo sanga ne laciĝos, ĝis la ĉenoj de la perfortado por liber’ eterna disrompiĝos.

Novigis S. Driagin. (El mur-gazeto «Viatka Esperantisto»)

Al Taŝkenta SAT-anaro

Ni ĉiuj SAT-anoj de Lublin kore dankas vin por kunsento, esprimita de vi en lasta (17) numero de Sennaciulo. Ankoraŭ unu fojon okazo montris al ni, ke Esperanto nepre devas esti disvastigita inter ni laboristoj por reciproka interkonatiĝo kaj komunaj interesoj kaj celoj.

Bedaŭrinde niaj kamaradoj ankoraŭ estas en mallibero kaj juĝo ankoraŭ verŝajne okazos marte. Do ankoraŭ la saman tempon ili sidos.

Se iu el vi, karaj k.doj, deziros ricevi pli detalajn sciigojn, bonvolu vin turni al administracio de Sennaciulo, kie k.do Lerchner donos al vi mian adreson.

Kun kamarada saluto restas ĉiam via 2798. Lublin, 23. 1. 25.

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 7

RECENZEJO

Libroj

Esperanta Biblioteko Internacia, N.o 7, El Dramoj, N.o 12, Lucius Apulejus, Amoro kaj Psiĥe. — Eldonejo: Ellersiek & Borel, Berlin k. Dresden, paĝoj 48 kaj 56, Formato 10×14, Prezo po 0,30 mk. —

Tiuj libretoj, — la unua prezentas al ni fragmentojn el la famaj dramtradukoj de D.ro Zamenhof, la dua legindan rakonton verkitan de antikva-roma aŭtoro, tradukitan el latina lingvo, — estas noveldono de samforme jam antaŭ la milito aperintaj broŝuroj. Jam en tiu tempo oni ŝatis la libretojn pro ilia malkareco kaj plaĉa prezento. Tio validas ankoraŭ hodiaŭ, kaj la lingve puraj kaj senriproĉaj du verketoj do povas esti rekomendataj al ĉiuj. N. B.

Gazetoj

Represis artikolojn: Le Libertaire, Paris, 20. 1., Sufiĉe da militado (S. R. aŭg./sept.); Le Droit du Peuple, Lausanne, 19. 1., El Mongolio (S. 15); Väst-Svenska Kuriren, Göteborg, 24. 1., Ĉina popolo k. Sovet-R. (S. 15). Le Cri des Jeunes, St. Etienne, jan., Mongolio (SR. 52), Laborkonfl. en Svedio (S. 4), Komerco kun R. (S. 7).

Enpresis div. artikolojn: L’Ecole Emancipée, Saumur, 25. 1. (kdo. Ivanov-Odessa pri ped.); Les Humbles, Paris, nov. 24 (pri E. Toller laŭ SR. kun portreto); Les Gaziers de Paris, 15. 1. (deklaracio de Nathans); Le Mutilé, Paris, jan. (alvoko); Väst-Svenska Kuriren, Göteborg, 24. 1. (Intern. korespondado); Le Cri des Jeunes, St. Etienne, jan. (alvoko).

Al miaj interkorespondantoj!

Pardonu la prokraston de miaj respondoj! Pro la cenzuro al mi estas malpermesata skribi en aliaj lingvoj, krom litova. Sed al mi estos enmanigata ĉiuj al mi adresataj leteroj, tutegale en kiuj lingvoj estas skribitaj. Kore mi petas la korespondantojn: daŭrigu la interkorespondadon! Ĉiu kamaradeca letero estas lumradio en mia malhela ĉelo!

Mia nova adreso nun estas: S. Oželis-Kazlauskas, Panevėžys (Litovio), Sunkiųjų Darbų Kalėjimas (punlabora malliberejo).

KORESPONDEJO

  1. Via verstraduko ne estas tute sukcesinta. Se oni kapablas traduki prozan tekston, tio ne signifas jam ke oni venkas la poeziajn malfacilaĵojn. Eble vi elektos ion pli simplan. Ĉi tiun ni ne povas enpresi. N. B.

  2. Se ne tro multekostaj, ni uzos viajn tabelojn por S. Ni preferus kurantan tekston sen tro da ciferoj pri sama temo. N. B.

  3. Via sendaĵo bone alvenis. Ni transsendos. N. B.

  4. Dankon pro via sendaĵo. La de vi projektitaj temoj (sendotaj) ja pli taŭgas, ĉiuj por S. ol la momente senditaj pri ideaj temoj. N. B.

«Satano 39». Certe ni konsentas pagprokraston. Adm.

… Ĉie oni vidas la samon: amasiĝon de konfliktoj, kreskon de ekonomia kaoso, plenan malsimplecon de internaciaj rilatoj kaj sur la horizonto — fantomon de nova monstra grandoza milito. Ĉar nur unu sola «progresiva» evoluinio, progresiva en citosignoj, estis dum tiu ĉi postmilita periodo en la sferoj de l’ burĝa administrado — tiuj ĉi eksterordinaraj novaj militinventaĵoj, militŝipoj direkteblaj sen homo, kiam oni povas flugigi aeroplanon sen homo, estos eble ĝin direkti sidante en kabineto, kaj ĝi ĵetos la bombojn kiam necesas; grandega milita aerŝiparo en Ameriko, kolosaj kanonoj en Francio, kiuj povas bombardi angliajn bordojn kaj la samaj kanonoj en Anglio, kiuj povas bombardi franciajn bordojn, kaj aliaj similaj elmontroj de homa genio en ĉi fako. La «progreso» evidenta. Kaj de tie ĉi ankaŭ klaras, se ni scias, ke la amasiĝo de konfliktoj estas senevita (kaj tion rekonas la liberalaj profesoroj), do tiu perspektivo kiu estas metata antaŭ la homaro, estas la plej terura perspektivo, ĝi estas tio, ke la burĝaro povas — kaj ĝi tion faros, se ne malhelpos tion la laborista klaso, — dispafi la restaĵojn de sia propra civilizo per perfektigitaj detruo-iloj, kiuj estas elpensitaj dum tiu ĉi postmilita paca periodo.

N. Buĥarin (Proleta revolucio kaj kulturo, pĝ. 11—12)

Ne forgesu vian SAT-anan devon: varbadi ĉiam kaj ĉie por via asocio kaj ĝiaj organoj.

Fragmentoj el «Dek jarojn en Persio»

  1. E. Rebrik

Persa laboristo estas kapabla, laborema, sed seniniciativa, male bona kopiisto. En sia profesio ĉia persa laboristo estas inerta, rutinema, kion oni povas klarigi kiel manko de profesia klereco kaj superstiĉemo, kies radiko sin trovas en religio.

Nomadoj sufiĉe multnombraj en Persio okupiĝas precipe de brutedukado kaj tapiŝproduktado. Multaj el nomadgentoj maltrankviligas ĉiame persregistaron per siaj invadoj, atakoj je komerckaravanoj kaj je oficistoj de registaro. Tiaj estas gentoj de bahtiari, luri, turkmenoj, kurdoj kaj aliaj. Registaro fortuzas kaj penegas trankviligi, pacigi kaj humiligi ilin, sed je tio malmulte sukcesas. Nuntempa militveziro kaj preskaŭ militdiktatoro de Persio Riza-ĥano daŭrigas tiun ĉi aferon kun pli granda sukceso.

Celante laŭeble sendanĝerigi sin je flanko de tiuj ĉi gentoj, registaro agas tiel, kiel oni ĉiam faras en feŭdala lando. Registaro invitas gentestrojn en ĉefurbon, donas al ili altajn postenojn kaj oficojn kaj tiel tenas ilin kvazaŭ garantiuloj respondaj pri ago de sia gento. Tiu ĉi sistemo ankaŭ ne ĉiam celatingas, ĉar gentestroj konstante intrigas kaj eĉ pretendas ŝahtronon.

Urba loĝantaro plejparte konsistas el komercistoj de ĉiuj rangoj, oficistoj kaj laboristoj. Oni povas diri preskaŭ senerare, ke 80—90% de urbloĝantaro okupiĝas pri komerco, komencante de kolportistoj de alumetoj, cigaredoj, fruktoj k. a. ĝis grandaj komercistoj. Kaj inter ili laboras alia granda armeo de komisiistoj, sen kiuj oni ne kontraktas komercaktojn.

Dum vilaĝanaro portas sur si sufiĉe multepezajn impostojn kaj tributojn por regno ĉu mone ĉu naturprodukte, urba loĝantaro kaj precipe komercistaro preskaŭ tute evitas fiskon. Ekzistas neniaj impostoj por rajto komerci, nek komercpatentoj nek gildaj atestoj. Entute komercistaro sin trovas en ege privilegiaj kondiĉoj kaj estas tre honorata.

Oficistaro je sia meza nivelo distingiĝas je malalta klereco kaj burokratismemo. Inter oficistoj sin trovas multe da aligentuloj: armenoj, ĥaldeoj k. a., kiuj staras sur pli alta nivelo de klereco. Laboron de oficistoj oni pagas mizere kaj dank’ al tio, ke distinga eco de persa regna kaso estas ĉiama malpleneco, do oficistoj, — iafoje okazas, — ne ricevas sian salajron dum duonjaro kaj pli. Strikoj de oficistoj eĉ en ĉefaj regnaj oficejoj (vezirejoj) estas tre oftaj.

Sekvantan ŝtupon de persa socio okupas gildo de pastraro, pri kiu mi jam sufiĉe parolis en ĉapitro «Religio», kaj poste iras agrarularo. Agrarularo estas vera mastro de irana tero kaj en ties manoj sin trovas ankaŭ politika potenco. Cetere tiu ĉi potenco havas tutajn trajtojn de feŭdala sistemo, kaj ofte grandbienulo estas samtempe guberniestro de tiu distrikto, kies plej granda parto de teroj apartenas al li mem. El nombro de bienuloj kaj agraruloj formiĝas estraro de ĉefaj regno-oficejoj.

Regnestro de Irano estas Ŝaho, kies potenco estas limigita de konstitucio, kiun persa popolo ricevis post revolucio de 1907. Cetere potenco de nuna Ŝaho Ahmed estas tute nominala, sprituloj eĉ parolas ke lia ĉefurbo estas parizaj kafejoj, ne Teheran, ĉar li ĉiam «gastas» en Parizo. Vera do estro kaj preskaŭ diktatoro estas milita veziro Riza-Ĥano. Leĝdonanta ĉambro estas parlamento — medjlis. Sed aliflanke gravan rolon ludas ankaŭ pastraro, ĉar religio ĝis nun estas fundamento kaj fonto de juro, kaj tutaj juraj rilatoj fondiĝas sur religia leĝaro «ŝariat».

El vidpunkto de religio Ŝaho estas uzurpulo de potenco, el vidpunkto de estroj de nomadgentoj kaj grandaj bienuloj (ĥanoj) nuna dinastio el turka gento de Kadĵar, kaptinta potencon en sia tempo per forto, estas ankaŭ uzurpulo; cetera popolo rilatis ĉiam kaj rilatas nun al ĉia potenco, aŭ nacia aŭ fremdlanda, tute indiferente, jam dum multaj centjaroj kaŝante sian nacian vizaĝon.

Fino

— pàgina 8 —

8 — SENNACIULO

Lingvaj respondoj al demandoj de apuddneprano

(Sekvo)

  1. Sufero, doloro, malĝojo estas terminoj ofte misuzataj, samkiel en la franca lingvo; ĉu oni ne povus determini ĉiun el ili por ke ili ne estu miksigitaj?

— La konfuzon kaŭzas la naturo de la aferoj, ne la vortoj, ĉar la vortoj anstataŭas kaj simbolas ideojn kaj, ĉar la ideoj estas esence varieblaj, nefiksaj kaj etendeblaj, la signifo de iliaj simboloj ne povas esti absolute fiksa kaj rigida. Erara estas la opinio, ke oni povas fiksi tiel firme kaj absolute la signifon de la vorto, ke neniam estu eble uzi tiun vorton anstataŭ alia vorto. Male, plej ofte okazas, ke du aŭ tri vortojn oni povas en plej multaj okazoj sendiference uzi interŝanĝe; tamen ĉiu el tiuj vortoj havas ankaŭ apud la ĝenerala senco iun pli specialan nuancon, kiu estas propra al ĝi. Ekz.: bati kaj frapi, kvieta kaj trankvila, kiuj, krom en malmultaj apartaj okazoj, povas esti egale uzataj. Sufer’ estas pli larĝsignifa ol dolor’ kaj malĝoj’, ĝi egale signas korpan aŭ moralan malagrablan senton. Dolor’ signas pli fortan malagrablan senton, prefere korpan (Bein’a Vortaro). Malĝoj’ ankaŭ esprimas malagrablan senton, sed nur moralan, nekorpan.

  1. Kiel forigi la tro oftan ripetadon de iu vorto (prepozicio, konjunkcio)? Ja renkontiĝas ekzemple tiaj frazoj: «La Repertuara Komitato de l’Artfako de ĉefpolitikklerigada Komitato de Klerigado de l’Popolkomisarejo de l’Ukrajna Respubliko.

— Vi embarasiĝas pro malfacilaĵoj, kiujn vi mem kreas. La frazo, kiun vi citas, povus esti ankoraŭ multe pli longa kaj pli trafa; ekz.: La nepo de la nevo de la bofrato de la patro de la prezidanto de la Repertuara Komitato de l’Artfako de ĉefpolitikklerigada komitato de l’Popolkomisarejo de klerigado de l’Ukrajna Respubliko.

Vi bonvolos konfesi, ke tiaj frazoj estas en la praktiko maloftaj kaj ke ili apartenas al la speciala kaj faka lingvo de la politiko. Tiaj teknikaĵoj ne bezonas atenti la belsonecon. Cetere, eĉ en la komuna uzado de lingvo, la vortoj devas respondi al la efektiva realaĵo: se la realaĵo enhavas ripetadon de sama ideo, la sama vorto laŭnature kaj laŭracie devas esti ripetata; se vi parolas pri ia tre malsimpla komitato, kiu estas subdividita en multaj fakoj kaj subkomitatoj kaj subfakoj, neeviteble la lingvo devas esprimi tiun ĉi maloftan dividitecon kaj eksterordinaran multecon de samaj rilatoj per ripetado de samaj vortoj. Fine estas facile variigi la prepozicion, anstataŭigante la vorton de per aliaj egale taŭgaj kaj eĉ pli precizaj prepozicioj; ekz.: La Repertuara (Sub) Komitato por l’Artfako en la ĉefpolitikklerigada Komitato de l’Popolkomisarejo por klerigado de l’Ukrajna Respubliko. Ni uzu la jam ekzistantajn en nia lingvo rimedojn antaŭ ol revi novajn; ni ne sopiru je flugiloj, forgesante, ke ni havas piedojn.

  1. Ĉu ad signifas unutempe multfojecon kaj daŭrecon? Se jes, kiel oni povas distingi, ĉu temas pri la daŭreco de iu ago aŭ pri ĝia rea farado kelfoja?

Laŭ la fundamento ad signifas nur daŭrecon de la ago; sed, ĉar multfojeco postulas daŭran tempon por realiĝi, estas kompreneble, ke ad povas ankaŭ akcesore signi multfojecon. Tamen ĝia propra kaj ĉefa signifo estas la signifo pri daŭreco. La signifon pri multfojeco povas aldoni nur la kunteksto.

  1. Kion signifas beleta, ĝentileta, ĉarmeta? ĉu iomete bela ktp.? Se ne, kiel oni povas tion distingi?

— Zamenhof mem diras en iu el siaj lingvaj respondoj: «La sufikso eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj granda aŭ tre, sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn granda aŭ tre, ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson eg, ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekz., la vorton bonega ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi, per tre bona, kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban eraron kontraŭ la lingvo aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?»

La samo taŭgas pri et kiel pri eg, kaj et povas kelkfoje samsignifi, kiel malgranda, kvankam ĝi havas propre kaj preferinde alian sencon, kiun oni povas facile klarigi nur per ekzemploj pruntitaj el iu nacia lingvo: bela, beautiful, beau, schön, bello; beleta, pretty, joli, hübsch, vezzoso; ridi, to laugh, rire, lachen, ridere; rideti, to smile, sourire, lächeln, sorridere; tuŝi, to touch, toucher, berühren, toccare; tuŝeti, to graze, effleurer, streifen, sfiorare; domo, house, maison, Haus, casa; dometo, cot, cabane, Hütte, capanna; tranĉilo, knife, couteau, Messer, coltello; tranĉileto, penknife, canif, Federmesser, temperino; plugilo, plough, charrue, Pflug, aratro; plugileto, spade, bêche, Spaten, vanga; ŝtuparo, stairs, escalier, Treppe, scala; ŝtupetaro, ladder, échelle, Leiter, scala a piuoli.

Mi ne parolis pri la senco de la vortoj «ĝentileta» kaj «ĉarmeta» pro tio, ke mi neniam renkontis ilin; ĝenerale ili povus, laŭ mia scio, nur samsignifi proksimume, kiel iom ĝentila, iom ĉarma; tamen eble ili povas, en kelkaj lingvoj, respondi al ia aparta vorto. Mogo.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla dulinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Argentino

K.do Irenes Antonanzas, Str. Gary, 2466, Mar del Plata, dez. koresp. pri anark. k. lab. movadoj, k. ĉ. l.

Bulgario

K.do Samiel Sidi, str. H. D. Asenov, 8, Plovdiv, L, PI, PM, k. vidaĵojn k. ĉ. l.

K.do Bension Behar, str. D.ro K. Stoilov, 31, Plovdiv, dez. koresp. L. interŝ. gaz. vidaĵojn k. ĉ. l.

Ĉinio

K.do I. Seriŝev sciigas sian amikaron, ke li forlasis Ĥarbinon kaj estas nun instruisto de Pekina-Esperanto-Kolegio, Peking Pekina Esperanto-Kolegio).

Francio

K.do A. Immig, Rue de la Ziegelau, 11, Strasbourg-Neudorf, pri ĉ. temoj, L, PI, bfl. k. ĉ. l.

Germanio

K.do Ernst Schmidt, Eilenburg a. N., Augustenplatz 2, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI, PM.

K.do Otto Ziegner, Eilenburg a. N., Eckartstr. 11, muzikisto, dez. koresp. k. ĉ. l., L, PK, PI, PM.

K.do K. Preu. Fleischergasse, 7, Annaberg i. Erzgeb. dez. koresp. L, PM, PI, bfl. k. ĉ. l.

K.do H. Kreusel, Kl. R. W. Str. 25, Annaberg i. Erzgeb. dez. koresp. L, PI, bfl. k. ĉ. l.

«Deziras interŝanĝadon de PM, k. ĉ. l. Sendu unue.» Adr.: H. Wolfschmitt, Klenzestr. 99, I. r., München.

Sovet-Unio

K.do Maksimov Ivan, Minsk, 1 dolgobrodskaja 54 loĝ. 1, kun laboristoj pri diversaj temoj k. ĉ. l.

K.do Laagus Jaan, komunikas sian novan adreson: Komissarovskaja str. 44, kv. 27 Leningrad.

12-a grupo de Ŝtataj Esperanto-Kursoj, Fundukleevskaja 32, kv. 23, Kiev, pri div. temoj kun ĉ. l.

K.dino Tuljakova E. M., Prospekt K. Libkneĥta 63, lĝ. 15, Leningrad, dez. koresp. pri demandoj de sociala asekuro.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ 1/4 jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 22, 26 de febrer de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N.ro 22 APERAS SEMAJNE 26. Februaro 1925

ESPERANTO je la servo S.A.T. de la tutmonda PROLETARO — SENNACIULO

Oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda

La abonprezaro kaj reklamtarifo troviĝas sur la lasta paĝo. — Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas. — Represo de artikoloj permesata nur se oni citas la nomon de nia organo, kaj se oni sendas al la Red. du ekz. de la gazeto enhavanta la koncernan represaĵon. — Ponumera prezo: 0,05 dol.

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

El koro de Azio

Burjatio kaj Mongolio

(Speciale verkita por «Sennaciulo»)

Post rusa proletrevolucio kune kun aliaj negrandaj popoloj de estinta rusa Imperio aŭtonomiiĝis burjatoj — unu el branĉoj de mongola nacio. En komenco de Revolucio post lago Bajkal ekzistis duonburĝa bufro (Ekstrem-orienta Respubliko) kaj antaŭ Bajkal regis Sovetoj. Tial burjatoj (ili loĝas ĉirkaŭ Bajkal) kreis du aŭtonomajn respublikojn: la antaŭbajkalan kaj Transbajkalan. Post kiam la bufro sovetiĝis la du respublikoj unuiĝis kaj kreis unu sovetan respublikon, kiu nun okupas 838 200 kv. kilometrojn kaj lokiĝas sur ambaŭ flankoj de Bajkal en tri pecoj (vidu karton de Burjatio). La Respubliko havas 500 000 loĝantojn. El ili 52 % — burjatoj, 47 % — rusoj, 1 % — aliaj. La respubliko administre estas dividita en 9 distriktojn (ajmak), en 61 subdistriktojn (ĥoŝun) kaj en 494 vilaĝojn (sumon). Burjatio kaj parenca Mongolio havas komunan limon, kiu longas ĉirkaŭ 2000 kilometrojn. Burjatoj terkulturas, brutkulturas kaj parte industrias. En lasta jaro en tuta Burjatio estis semitaj 165 200 hektaroj. Tuta brutaro de Burjatio havas 1 359 465 kapojn. Post Revolucio ter- kaj brutkulturo restariĝas kaj en kelkaj regionoj jam superis la ĝismilitan. En Respubliko nun funkcias 30 fabrikoj (krom multaj metiejoj), kies komuna spezo egalas al 551 000 rubloj. Tuta industrio de Burjatio en pasinta jaro donis 227 000 rublojn da profito, kiu kreis bazan kapitalon por pluen progresigi la industrion. Grandan signifon por Respubliko havas orindustrio. Ĝi havas 419 ortrovejojn, el kiuj nur 62 estas ekspluatataj. Orindustrio nun progesas ne bone pro manko da kapitalo ¹). Respubliko estas riĉa de multaj valoraj minaĵoj: fero, minkarbo, asbesto (linŝtono), grafito (krajonŝtono), volframo, kupro, arĝento, oro k. a. Arbaroj en Burjatio estas multaj kaj valoraj por industrio (cedroj, pinoj, larikoj). Ili okupas ĉirkaŭ 27 000 000 hektaroj. Estas iniciatata eksporto de valora ligno eksterlanden — Manĝurion kaj Japanion. Same gravan signifon por la respubliko havas ĉasado en praarbaro kaj fiŝkaptado (precipe en lago-maro Bajkal). Nuna registaro de Burjatio tre atentas popolklerigon, kiu konsumas 30 % da tuta buĝeto. Burjatoj estas tre kleriĝemaj kaj invadas lernejojn. Multaj restas ekster lernejoj pro manko da ili. Respubliko havas

[BILDO p.1 | 18,43,73,69] Foto de burjata familio el la distrikto Verĥolensk: viroj, virinoj kaj infanoj en tradiciaj vestoj, sidantaj kaj starantaj en grupo; sube presita subskribo en rusa kaj franca («Семья бурятъ Верхоленскаго уѣзда — Une famille de bouriates du district Verkholensk»); malsupre dekstre poŝtmarko de USSR kun portreto de Lenin («почта 6 коп. С.С.С.Р.»); dekstre de la foto vertikala manskribita aŭtografo en mongola skribo.

La aŭtografo sur la bildo (kiu montras familion de burjatoj el regiono de Verĥolensk) estas sendita de Prezidanto de Soveta Burjatio kaj tekstas:

Soveta Burjatio salutas proletaron kaj premegitajn popolojn de l’ mondo. Prezidanto de CPK de BSSR (Centra plenumkomitato de Burjata Soveta Soc. Respubl.) Amagaev.

(La subskribo estas farita mongole).


1) La dirito ne rilatas al tutunia orindustrio de Lena’ (ĉirkaŭ urbo Bodajbo) kaj de rivero Aldan. Ĉi granda industrio lokiĝas ekster Burjatio en malproksima nordo kaj dum pasinta jaro liveris ĉirkaŭ 95 000 kilogramojn da oro, multe pli ol oni supozis.

M. Krjukov.

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

438 elementajn lernejojn (la unua ŝtupo) kaj 16 mezajn (la dua ŝtupo).

Soveta medicino nun estas pli proksima al loĝantaro ol ĝi estis en tempo de Imperio. Jen estas mallongaj sciigoj pri via nova kunfrato Burjatio, kiu, liberigita per proletrevolucio, vokas ĉiujn premegitajn popolojn de l’ mondo al revolucio kaj venko super internacia imperiismo.

Prezidanto de Centra Komitato de Burjat-mongola Soveta Soc. Respubliko ‖ Amagaev.


Kiel vi vidas el letero de k.do Amagaev burjatoj kaj mongoloj estas parencaj popoloj. Ĝustadire burjatoj estas mongoloj, kiuj antaŭ kelkaj jarcentoj venis Siberion pro iu malpaco, kiu okazis inter mongoloj en Ĥalĥa (provinco de Norda Mongolio). En Siberio burjatoj influitaj de rusoj rapide kulturiĝis. Multaj el ili havas universitatan kleriĝon. Dum lastaj jaroj inter ili aperis eĉ komunistoj kaj esperantistoj. Estas tute nature, ke ambaŭ popoloj emas iom post iom kuniĝi. Jen kial Granda Ĥuruldan (nacia kunveno de Mongolio) elektis novan registaron, kies plej gravaj anoj samtempe estas tre influaj en registaro de Burjatio. Limoj inter ĉi landoj pro foresto de ekonomiaj malpacoj estas preskaŭ tute ne senteblaj kaj ilia kuniĝo estos nur sekvo de iliaj reciprokaj interesoj. Por klarigi politikajn okazintaĵojn en «Koro de Azio» mi iom historios. Nomadoj de Centra Azio vivis en paco nur ĝis kiam sufiĉis por ili naturaj paŝtejoj. Kaj ili malpacis kaj militiris eksteren dum periodoj kiam mankis al ilia brutaro liberaj paŝtejoj.

Tiel 300 jarojn antaŭ t. n. Kristnasko kreiĝis vasta imperio de hunnoj, kiu malaperis 100 jarojn post Kristo. En sesa jarcento kreiĝis pli vasta imperio de turkoj-oguzoj kaj same malaperis post ĉ. du jarcentoj, premegita de parenca gento de ujguroj. La lastajn sekvis kirgizoj, regintaj dum kelka tempo en Centra Azio. En 13a jarcento aperas mongoloj kaj kreas novan imperion, kiu ampleksis preskaŭ tutan Azion kaj parton de Eŭropo (imperiestroj Ĉingiz ĥan, Ugedej, Ĥubilaj). Ili venkis Ĉinion kaj sudan parton de Rusio. Ne miru, ĉar tiamaj Ĉinio kaj Rusio estis tre malagemaj kaj pacaj terkulturaj landoj dispartigitaj en multajn malsamajn provincojn, kiuj preskaŭ ne havis ekonomian interligon. Ĉinio estas same disigita eĉ nun. Ĝiaj provincoj estas kvazaŭ memstaraj landoj regataj de malamikaj guberniestroj. Ĉinoj eĉ nun parolas 30 malsamajn dialektojn. Sed notu bone, ke en historio malsamaj lingvoj estas vera signo de malsamaj interesoj. En 14a jarcento mongoloj iom post iom malaperas el historiejo. En 17a jarcento okcidentaj mongoloj — ojratoj — ekmilitis kontraŭ orientaj mongoloj, kiuj en 1691 aliĝis al Ĉinio por havi helpon de manĝuroj. Ojratoj malsukcesis vastigi siajn paŝtejojn kaj komencis intensigi sian mastrumon kaj terkulturi. Dum 200 jaroj Ĉinio tre ekspluatis mongolojn kaj en 1911 ili ekribelis kaj liberiĝis de Ĉinio kaj poste ricevis aŭtonomion. Jen kial Norda Mongolio, kiu areas 1 500 000 kv. kilometrojn, nun estas nomata ekstera, sendependa aŭ aŭtonoma. En miaj antaŭaj sciigoj la vorto «sendependa» havis ĉi-specialan signifon. Nunaj mongoloj komprenas kaŭzojn de sia senprogreso, kiujn ili evidente ne povas jam forigi per rimedoj de Ĉingiz ĥan. Ili komprenis, ke mankon da paŝtejoj, da vivrimedoj ili devas kompensi per intensigo de sia mastrumo, per industrio regata de maŝino. Jen kiel ili forpelis sian princon kaj malnovan endormigan dion (mongole Om) kaj ekkredas novan religion, kies dio estas komunigita fabrikilo, senĉese perfektiĝanta. Eŭropanoj, vi same devas kompreni, ke por solvi viajn mankojn jam ne taŭgas rimedoj de Ĉingiz ĥan, kiujn vi nomas imperiismo. Sekvu ekzemplon de mongoloj. Sovetiĝu, komunigu viajn fortegajn produktilojn por forigi mortigan interkonkuron, perfektigu ilin — kaj ni ĉiuj estos feliĉaj! Ja la mondo estas pli vasta kaj pli abunda da riĉajoj, ol eĉ senfinaj stepoj kaj montoj de renaskiĝanta Mongolio!

Oka horsektoro. Maksim Krjukov.

[BILDO p.2 | 39,30,67,57] Foto de tri mongolaj religiuloj: meze sidas maljuna pastro (lamao) kun ĉapo kaj libro, ambaŭflanke staras du junaj helpantoj en longaj vestoj, unu tenanta libron; fone tapiŝo kaj tablo.

Mongola pastro (lama’) diservanta kun du helpantoj (ĥovarin).

La lukto kontraŭ narkotismo en Sovet-Unio

Pro akcelata nun lukto kontraŭ kokainismo en Sovet-Unio popola komisaro por sanprotektado, k.do Semaŝko, demandite de ĵurnalistoj, eldiris jenan opinion: Mi ricevis leterojn de multaj kokainistoj, kiuj per ĵurnaloj ankaŭ petis mian publikan respondon. Mi volonte respondas pri «emociigantaj ilin» demandoj.

Se vi demandos iun «specialiston», pro kio nun estas konstatebla plifortiĝo de ĉie vastiĝanta narkotomanio (kaj ankaŭ de kokainismo) en Sovet-Ruslando, li senpripense respondos al vi: La kaŭzo estas milito kaj revolucio. Tiu ĉi opinio estas tute malprava. Oni nedubeble scias, ke naskiĝejo de l’kokainismo estis kaj estas nun Ĉinio, en kiu okazis nek milito, nek revolucio. Oni ne povas ankaŭ refuti la aserton, ke nia revolucio estis pli profunda kaj grava ol tiuj en Eŭropo, kaj en Eŭropo narkotomanio estis pli disvastigita ol en nia lando nun kaj antaŭ ĉiaj revolucioj.

Do tial estas kompreneble, ke ne nur la milito kaj revolucio estis la kaŭzoj de l’disvastiĝinta narkotomanio. La radika kaŭzo de tiu ĉi malsano estas reĝimo de l’ekspluatado, dum kiu kelkiuj «freneziĝas pro grasiĝo», la aliaj ĝis stulteco laboregas.

En Ĉinio la mandarino, frenezema pro mallaboro kaj sufiĉego, uzas kokainon por tikli siajn nervojn, per ĝi venenas sin por forgesi pri kruela viv-efektivo malriĉega, stultiĝinta, malesperema ŝarĝportisto (kulio). Tial same la kokainismo disvastiĝas en ĉiu kapitalisma lando. Estas interesa la konstato, ke en nia lando dum t. n. milita komunismo narkotomanio kaj prostituo preskaŭ eliminiĝis. Sed «nepo» (nova ekonomia politiko), kiu parte signifas la revenon al kelkaj formoj de kapitalismo, revenigis narkotomanion kaj prostituon.

Do radik-kaŭzo de l’kokainismo estas kapitalismo. La nervaj skuiĝoj dum la milito kaj revolucio nur pliakutigis tiun ĉi socialan malsanon.

Tial ne estas mirinda tiu hipokriteco, kiu karakterizas la lukton kontraŭ tiu malsano en kapitalismaj landoj. La tuta historio de l’lukto kontraŭ kokainismo en Eŭropo estas pruvoriĉa paĝo, rakontanta pri bigoteco, hipokriteco kaj malpovo de l’regantaj klasoj, kapitulantaj antaŭ grupo de kapitalistoj, kiuj profitege komercas je tiu ĉi popola malsano.

Eĉ humana Ligo de Nacioj (oni ja asertas, ke por celoj de humanismo estas organizita tiu ĉi kreitaĵo de versajla pac-traktato) montriĝis malkapabla diri ion novan pri tiu demando, krom la samaj bigotaĵoj kaj hipokritaĵoj. Ĉe la

— pàgina 3 —

[manskribita noto supre: nelegebla]

SUPLEMENTA FOLIO AL «SENNACIULO» N.o 22 — 26. FEB. 1925

LA LERNANTO

KUNIGU, BINDIGU ĈIUJN N.OJN DE «LA LERNANTO», KAJ VI EKHAVOS PLEJ BONAN LEGOLIBRON

La ruĝa dianto

Estis iam sunbrila, bonodorega ĝardeno kun fortaj arboj kaj multegaj ĉiuspecaj floroj. — Birdosocieto, loĝanta en la branĉaro, decidis iutage pri elekto de reĝopersono por la vastega foliarregno. — Atentigite per la bruado, la floraro scivole auskultis, pri kio temu.—

Subite ĉiuj eksilentis, nur aŭdebliĝis la siblado de per rapidflugo alvenintaj hirundoj. — Iu ekkantis kaj sonis sorĉe dolĉa melodio. Estis najtingalo. — Apenaŭ ĝi ĉesis, la birdaro tutravite ekkriegis: «Al la najtingalo apartenas la krono!» Senprokraste la merlo komponis kronadmarŝon. —

«Admirinde», diris la rozo, «se niaj najbaroj reĝinon elektis, kial ni ne faru tion?» Ŝi streĉis sin por pli multe imponi al la ĉeestantoj, meditinte plenfiere — ĉar aliulino ja neniel povus esti reĝino — pri la estonta digno. Kvankam la prudenta rezedo observadis tion, diveninta la pensojn kaj ĉagrenita per la malhumilego de l’rozo, tamen ŝi retenis rimarkon. — Post iom da tempo ŝi opiniis: «La rozo pravas. Imitu ni la ekzemplon, fratinoj, kaj tiu floro estu reĝino, kiun la homoj favoros, kiun ili elektos, — kiel simbolon de la plej bela, porhumana eco. — La propono estis akceptata kaj estis formata komitato, por solvi la taskon; — ĝin prezidis la silentema, sed klerega delfinio kaj la sekvontajn horojn, alportontajn la decidon, oni atendis malpacience. —

Jen, baldaŭ la ĝardenisto per giganta tondilo detranĉis pompan rozon kaj tuj la prudenta rezedo, kiel sekretariino, protokolis: «La rozo estu por la beleco!«

Baldaŭ alsaltetis knabineto kaj forrompis lilion . . . «Ho, la infana koro ankoraŭ ne konis malkonfidon, ne konis pekon; ankoraŭ la fihomoj ne babilaĉis pri ŝi.» Gaje ridetinte, la rezedo skribis en protokolon: «La lilio estu por la senmakulita animo!«

Kiam tagmeze la floroj dormeme mallevis la kapetojn pro varmego, tiam la ĝardenon eniris plenkreskulino ĉarma. — Ŝi derompis margeriton kaj ĉe ĉiu paŝo forŝirinte blankan folieton, ŝi mallaŭte flustris: «. . . amas min . . . el tuta koro . . . kun doloro . . . iom . . . aŭ . . . neniom . . .». Subite ŝi ekjubilis: «. . . el tuta koro . . .». Afable la rezedo notis: «La margerito estu por la amo!«

Posttagmeze alvenis viro, kies rigardo estis tiele serioza, ke la floroj pro timo tremetis. — Dum li malrapide promenadis, li estis leganta el dika libro. — Poste li kliniĝis, ekvidinte violon, kaj deŝiris ŝin de sur la herbobedo. — Rapidege skribadis la sekretariino rezedo: «La violo estu por la saĝeco!«

Iome pli malfrue krepusko malleviĝis sur la proksimajn domfenestrojn kaj sur la domtegmenton kaj la ĉielo ardis pro brulo de l’adiaŭinta suno. — Alpaŝis vespero, la bonkamarado de tiuj multaj, multegaj, kiujn dumtage troŝarĝas la jugo de l’laboro. Malfermiĝis denove ĝardenpordo kaj videbliĝis junulo kun kalaj manoj, kun fulgita vestaĵo kaj energia, kvankam iome laca rigardo. — Antaŭ bedo li ekstaris kaj el ĝin kovrantaj diantoj, li elektis purpure ruĝan, ornaminte sian butontruon; — ŝi radiis sur la nigriĝinta ŝtofo kiel flamanta koro, kvazaŭ lumo en malhela nokto. — La floroj fiksrigardis ŝin, tiom da forto, tiom da venkiga vivo la ruĝa dianto elfajrerigis. — Ne kiel la aliaj floroj ŝi pendigis la kapeton, male, ŝi levis alten al la ĉielo la vidon, kvazaŭ ŝi intencus voki al la aperanta vesperstelo: «Frato, rigardu min, kiom bela mi estas!» . . .

Kvazaŭ ŝi ekvekiĝus el revo, la rezedo disŝiris la protokolon kaj rektiĝis, vokinte al la kunulinoj: «Aŭskultu vi, kion mi diros: «Vidu, ĉi-ĉion nin ĉirkaŭantan kreis la laboro, eĉ ni mem dankas la vivon nur al la laboro, ĉar sen laboro la patrino-tero ne kapablus nutri nin.

Kion signifas BELECO sen LABORO? Kion signifas ANIMPURECO sen LABORO? Kion signifas AMO sen LABORO? Kion signifas SAĜECO sen LABORO?

Ili ĉiuj restus mortosentoj; — nur per laboro ili akiras vivon.

Laboro estas do la plej malnova, la plej profunda religio de la homoj kaj kiel ĝian simbolon la reprezentanto de la laboro elektis ruĝan dianton, tial ŝi estu nia reĝino.»

Ĉiuj floroj ĝojkriis: «Vivu Laboro kaj vivu nia reĝino, la ruĝa dianto!»

El la gazeto de la infanamikoj, esperantigis: Ernestin Berger


Infanaj paroloj!

La sinjorino sidis en la brilanta salono ĉe tablo, lumigita de rozkoloraj vakskandeloj.

De sur la strato mi enrigardis kaj ne sciis, kio plej ege brilis: la juna, bluvestita, ĉarma sinjorino, la virga lumeto de la tablotuko aŭ la brilego de la lustro, la arĝento, la oro, la kristalo, aŭ eble la serioza brila kranio de la solena servisto.

Sed mi sciis, ke la servisto ĉeestis pro la sinjorino kaj ne la sinjorino pro la servisto, kiel eble kelkaj kredas.

Sed la sinjorino ĉeestis pro la delikata, frostanta, malgranda hundineto, kiun ŝi portis sur la brako, kaj la malgranda hundineto estis metanta la piedojn sur la neĝblankan tablotukon, dum ĝi estis nutrata zorgeme kaj amplene de la sinjorino; ĝia nutraĵo estis: animo kaj cerbo de la servisto, intermiksitaj per ora kulero en arĝenta plado.

Sola sidis la sinjorino en la brilanta salono, lumigita de rozkoloraj vakskandeloj. Mi rigardis ŝin tra la fenestro glacifloroza kaj ŝi ŝajnis al mi esti «Hebe’o» ¹), kiu refreŝigas la lastan vivantan dion per vino.

Ekstere antaŭ la alabastra pordego atendis la granda nigra fiakro, kaj apud mi staris malgranda gazetknabo okulglutanta la ĉarman belecon de la sinjorino, aŭ pli verŝajne la bonegan manĝaĵon de la tremanta hundineto.

Mi rigardis la knabon kaj ankaŭ en liajn avidajn okulojn kaj demandis:

«Al kio vi pensas, eta amiko?»

Li respondis:

«Dum kvar horoj mi nur vendis ses gazetojn kaj nun la aliaj estas malseketaj kaj malvarmaj, ĉar gazetoj rapide malnoviĝas kaj mortas jam post kelkaj horoj.»

Kaj li daŭrigis: «Mia patrino estas mortinta, mia patro en la punejo, mia fratino en bordelo, kaj mi nur vendis ses gazetojn dum kvar horoj.»

Kaj li diris: «Mi deziras esti tiu hundo.»

Ree mi rigardis lin; liaj okuloj estis larmozaj, kion nur komprenas virinoj, kun larmoj, pri kiuj viroj ridetas.

Kaj mi respondis: „Ja bubeto, se vi estus tiu hundo, tiam vi certe hodiaŭ estus nutrota kaj karesota.»

Kaj se vi ankaŭ ne povus kisi vian patrinon, almenaŭ vi rajtus leki la manon de via sinjorino, ĉar ĝi estas ĉarma kaj bonfaranta, ĉu?»

Li al mi levis la okulojn, la grandajn, bluajn, de larmoj malsekajn okulojn, — kolere ili rigardis, kaj tra dentfermita buŝo respondis la malgranda gazetbubo:

«Ne, dio kondamnu min, la nazon mi al ŝi demordus!»

Kaj jam li forkuris en la furiozantan neĝventegon.

Sed antaŭ li mi vidis la sunon, la grandan, varman, brilantan sunon. El germana tradukis H. Sch. 1378.


  1. Antikva diino de grekoj (ofte prezentita en skulptaĵoj). Red.

— pàgina 4 —

LA LERNANTO

Kio estas «takto»?

Premiita en konkurso de «Lab. Esp. Klubo Londona». — Legu unuajn literojn de ĉiu linio de supre malsupren.

Laboristo returninte hejmen el la fabrikejo Aŭskultis du sinjorojn interparoli pri la «takto». Baldaŭ li demandis al kamarado kion «takto» signifas. «Oni ne scias ĉiujn vortojn» la alia diris. «Nu, mi Rakontos al vi kio okazis al mi, kaj tio Instruos vin pri tio kion «takto» signifas. Sabaton lastan, li diris, mi venis ripari Tubon en la banejo de riĉulo (mi estas plumbisto). Alveninte tien, servantino malfermis la pordon

Kaj diris, «ho, vi deziras la banejon. Supreniru La trian etaĝon; ĉe la dekstra flanko estas banejo.» Unu fojon mi frapis, tiam mi ekmalfermis la pordon . . . Benu mian animon!! Jen virino lavanta sin en bankuvo . . . Observinte ŝin, mi takteme forsaltis dirinte: «Pardonu Sinjoro . . .» H. Lucos.


Felaĥo kaj barbaroj

Sudana fabelo

Iu felaĥo posedis unu azenon, unu bovinon kaj iom da kampo. La bovinon li melkis kaj plugis per ĝi la kampeton, sed per la azeno li veturis al proksima bazaro por vendi fruktojn.

Okazis, ke la bovino malsaniĝis. La felaĥo petis ke ĝi resaniĝu. Sed ĝia sano plimalboniĝis kaj plikortuŝiĝis la petoj de l’felaĥo.

Fine, rimarkante, ke la bovino mortas, li ĝemis al dio: «Alaĥo! La bovino estas mia sola riĉaĵo, ĝi estas al mi ĉio! Se vi volas min puni, do prenu la azenon, sed restigu al mi la bovinon.» Sed dio ne aŭdis la petojn de l’felaĥo kaj la besto mortis.

«Tio estas neebla!» pensis la felaĥo — «ke Alaĥo ne atentis miajn petojn. Se ĝi estus aŭdinta, ĝi estus ankaŭ devinta plenumi ilin. Mi ne meritis tiun severan punon. Alaĥo eraris!»

La felaĥo iris serĉi homojn, kiuj helpu la kadavron de l’bovino ĵeti en Nilon. Kaj li vidis barbarojn, kaŭrantajn ĉe fajro. «Ho, barbaroj! Mia azeno estas mortinta! Venu kaj helpu ĵeti ĝin en Nilon!» Kaj la barbaroj iras kun li; sed vidante la bovinon ili pensis: «Ĝi estas ja nenia azeno, ĝi estas ja bovino!»

«Kio enkapiĝis al vi, tiu estas ja azeno!»

«Tute ne: jen vidu kornoj, hufoj . . . . Je la nomo de Alaĥo, vi volas nin trompi, anstataŭ la bovino pagi al ni por azeno. Ĵetu mem ĝin en Nilon!» kaj la barbaroj foriris.

Nun etendis la felaĥo siajn manojn al la ĉielo kaj diris riproĉe: «Oo, Alaĥo! Eĉ la malsaĝaj barbaroj kapablis diferencigi inter azeno kaj bovino, — sed vi, Alaĥo, ne kapablis tion fari!» Tradukis J. Temmer.


Anekdoto

Kvar amikoj, nome: Advokato, kuracisto, elektroteknika inĝeniero kaj pastro iam diskutadis, kies profesio estis la plej unua de la mondo.

«Certe mia,» asertis la advokato, «ĉar kiam oni forpelis el paradizo la unuajn homojn, ili estus povintaj jam rajte procesi kontraŭ ĉi-ekziliĝo.» — «Ho», diris la kuracisto, «antaŭ ol oni forpelis ilin, kiam ADAMO ankoraŭ tute sola vivis en paradizĝardeno, DIO eltranĉis karnon el ties korpo, por havigi al ADAMO el propra ripo — edzinon. Ĉu tio ne estis jam ĥirurga operacio, kiu mian profesion koncernas?» — Ekparolis la inĝeniero: «Konsentite, sed antaŭ la priskribitaj okazaĵoj, kiam ankoraŭ neniu vivulo ekzistis sur la tero, Dio ordonis, ke fariĝu LUMO kaj tio estis elektroteknika procedo, el kiu evidentiĝas, ke mia profesio estis pli frue, ol la viaj.» — Nun ili direktis sin al la kvara amiko: «Kion vi opinias?» La pastro, sarkasmema viro, kiu eĉ kelkfoje ne evitis, moki pri si mem, ironie ridetis kaj post ioma meditado li respondis: «Al mi tamen apartenas la prefero, ĉar mi reprezentas profesion, kiu la plej unua ekzistis surtere! Ne forgesu, ke antaŭ la heliĝo — estis — profunda mallumo!» —

Laŭ aŭdita germana teksto rerakontis: E. BERGER.


Preĝo Milita

de Mark Twain

«Ho Sinjoro nia Dio, helpu nin, per niaj bomboj, disŝiri iliajn soldatojn je sangaj fibroj, helpu nin kovri iliajn kvazaŭ ridetantajn kampojn per la palaj vizaĝoj de iliaj patriotoj-mortintoj; helpu nin dronigi la tondron de la pafilegoj per la kriegoj de vunditoj je doloro tordiĝantaj; helpu nin, per uragano de fajro, detrui iliajn humilajn hejmojn; helpu nin sendomigi ilin kun iliaj infanetoj, por ke ili estu vagendaj amikecmankante tra dezertoj de ilia senhomigita lando ĉifonvestitaj, malsataj kaj soifaj, kiel petolviktimoj de la sunflamoj someraj kaj de la glaciventoj vintraj, rompitaj je spirito, lacigitaj kvazaŭ per naskdoloro, vane Cin petegantaj por rifuĝejo tombeja.

Pro ni, kiuj Cin adoras, Sinjoro, diseksplodigu iliajn esperojn, velkigu iliajn vivojn, plilongigu iliajn maldolĉajn pilgrimadojn, plipezigu iliajn paŝojn, akvigu ilian vojon per iliaj larmoj, makuligu la blankan neĝon per la sango de iliaj vunditaj piedoj! Ni petas de Unu kiu estas la spirito de amo kaj kiu estas la ĉiam-fidela rifuĝejdonanto kaj amiko de ĉiu ajn kiu estas persekutata de doloro kaj kiu serĉas Lian helpon kun humila kaj pentema koro. Cedu nian preĝon, Ho Sinjoro, kaj Cia estu la laŭdo kaj honoro kaj gloro nun, kaj iam ajn. Amen.»

Mark Twain diris pri ĉi-supra «Preĝo», «Mi eldiris la tutan veron en ĝi, kaj nur mortintoj povas eldiri la tutan veron en ĉi-tiu mondo. Ĉi skribaĵo povas esti publikigita post mia morto.» Kaj tiel okazis. Tradukis G. Saville.


LINGVA ANGULO

Vortoj trovitaj en «Sennaciulo» sed ne en esp. vortaro

antipodo loĝanto de la diametre kontraŭa tera duonglobo; ankaŭ metafore uzata: rekta kontraŭulo. bonzo budhista pastro en Ĉinio kaj Japanio; persono, kiu tenas postenon, plenumas funkcion komuninteresan nur por sia propra profito kaj utilo. fertila (lat.) fruktodona, fekunda. hiperbolo troigo, trograndigo (metafore). konkubino kromvirino, neleĝa edzino. kristalizi kristaligi, (metafore) distinge densigi, per klara distingo marki lozungo signaldiro, signalvorto.

Kunmetitaj vortoj

Oni ofte renkontas en la ĉiutaga uzado de nia lingvo (skribe kaj buŝe) la trouzon de kunmetitaj vortoj, kiuj estas kompilitaj el tri aŭ eĉ pli multaj vortradikoj. Kvankam ni ne volas diskvalifiki la aplikon de kunmetitaj vortoj entute, kiuj ja konformas al leĝoj de logiko, simpleco kaj fleksebleco en esp.o, ni tamen avertas — pro la belsoneco, la prononcado, la komprenebleco — kontraŭ troigoj kaj tiaj misformoj, kiel jenaj vortoj:

poŝtmarkkolektanto (kolektanto de poŝtmarkoj), fervojakciposedanto (posedanto de fervojaj akcioj), malsanulasekuroficejo (oficejo de malsanulasekurado), ŝtattribunalprezidanto (prezidanto de ŝtata tribunalo).

Tamen, se tiaj vortkunmetoj estas interligitaj per afiksoj, kiel ekz. en la vortoj: liberpensulgazeto, altmontarloĝanto, oni povas bontrovi tiujn formojn, ĉar la belsoneco ne suferas.

Alia averto: Evitu, kunmetante vortsilabojn, la troamasiĝon de konsonantoj. Oni ekz. ne diru manĝĉambro, sed manĝoĉambro, ne kudrmaŝino, sed kudromaŝino, ne pluvvetero, sed pluvovetero (aŭ pluva vetero).

Se oni absolute volas apliki vortmonstrojn, oni almenaŭ metu streketon inter la diversaj vortradikoj.

— pàgina 5 —

SENNACIULO

speciala konferenco, reklame anoncita por «la lukto kontraŭ kokainismo», «reprezentanto de Hindio» tondre parolegis kontaŭ diskutataj ĝeniloj por komerco je narkotaĵoj, kaj defendante la «malriĉajn hindojn» li diris patose: tiuj ĉi rimedoj estas malhumanaj rilate al milionoj de hindoj, kiuj laboras ĉe l’opiaj plantejoj. Tiamaniere anglaj imperialistoj per unu mano ferme ensakigas hindajn revoluciulojn kaj jetas ilin en maron nutraĵe por ŝarkoj kaj per l’alia ebriigas hindan popolon.

Krom perbabila «pistado de l’ akvo» kaj kelka limigo de l’importata opio, destinita por «fumado», Ligo de Nacioj inventis neniajn luktrimedojn. Jen estas ankoraŭ unu pruvaĵo pri dekado de kapitalismo kaj hipokriteco de Ligo de Nacioj.

En la tuta mondo milionoj da hektaroj de la plej fertila tero estas kulturitaj sub venen-plantoj por popol-masoj. Samtempe oni bezonas por medicino tute malgrandan kvanton

[BILDO p.5 | 8,30,46,53] Mapo de Burjatio kun la lokoj Bodajbo, Verĥolensk, Irkutsk, Verĥneudinsk, Ĉita, Sretensk, Nitim; la tri partoj de la respubliko nigrigitaj.

Karto de Burjatio. La respubliko konsistas el 3 pecoj (nigretitaj), kiuj ensume okupas 838 200 kv. kilom. Ĉefurbo — Verĥneudinsk.

da opio kaj kokaino. Laŭ statistiko de ruslanda medikamenta industrio oni bezonas da kokaino nur 0,0077 gm. por ĉiu kapo de l’enlanda loĝantaro, t. e. ĉ. 1000 kg por la tuta Unio (1/8 de l’terglobo); da opio oni bezonas — 0,023 por kapo, t. e. ĉ. 3 000 kg. Tamen antaŭ la milito en Turkestano estis okupitaj sub kulturado de l’opio ĉ. 10 000 hektaroj — entute 20 000 parceloj. Ĉu ne estus pli utile uzi tiun ĉi teron, perfekte fertiligitan, kaj la manlaboristojn tie okupitajn, por produktado de kotono kaj tritiko?

Kiel oni luktas en Sovet-Unio kontraŭ narkotomanio?

Same, kiel por kuraco de ĉiu sociala malsano, ni atakas ne la malsanulon, sed la malsanon mem. Ni persekutas ne prostituistinojn, sed la prostituon mem, samtiel oni devas persekutadi ne kokainistojn, sed kokainismon (narkotomanion).

En la lukto kontraŭ l’ prostituo, ni direktas ĉiujn punilojn ne kontraŭ malfeliĉaj virinoj, sed kontraŭ tiuj entreprenistoj, kiuj ekspluatas mizeran staton de l’ virino por sia profitego (rendevuigistoj, bordel-posedantoj ktp.)

Ankaŭ en la lukto kontraŭ narkotomanio ni direktas la pikilojn de nia punsistemo kontraŭ similaj parazitoj. Ĉinia registaro provis renverse aliigitan sistemon de punrimedoj: ĝiaj dekretoj minacadis per mortekzekuto al fumantoj de opio. Tamen nenie aliloke, ekster Ĉinio, narkotomanio havas tiom da viktimoj, kiom tie sub minaco de l’mortekzekuto. Helpo kaj kuraco por malsanulo, la puno al komercisto, kiu parazite profitegas la malsanecan soifon de l’narkotulo, — jen estas la tendencoj de soveta punpolitiko.

Niaj kodeksoj havas unikajn regularojn, kiuj severe reguligas cirkuladon de ĉiuj narkotaĵoj. (Ĉar nia registaro estas la sola, kies politiko estas sendependa je la influo de potenca sindikato de narkotfabrikantoj kaj narkotkomercistoj). Ĉiuj narkotaĵoj, importataj el eksterlando aŭ enlande produktataj estas koncentrigataj laŭ adresoj de «Narkomzdrav» (popola komisarejo por san-prodektado) kaj laŭ ties plano estas distribuataj sub severa kontrolo por kuracejoj.

Krom tio registaro de Sovet-Unio efektivigas planon de vastprograma san-klerigado: popularaj broŝuroj pri malutilaj postsekvoj de l’narkotomanio, lekcioj, teatre scenigitaj tribunaloj por instruivaj procesoj de l’kokainistoj; en grandaj urboj estas fondataj specialaj kuracejoj por narkotuloj, kies taskoj estas ne nur medicina kuracado, sed ankaŭ san-klerigado kaj studesplorado de l’ narkotismo kiel sociala malsano . . .

Por la kokainistoj, kiuj sin turnis al k.do Semaŝko, la lasta diris konklude, ke oni pli facile povas elimini kokainismon, ol ĉiun alian narkotismon (fumadon, alkoholismon) ĉar malkonsumo de l’kokaino rezultigas nenian reakcion. Kaj tial la kuracado de kokainismo celas antaŭ ĉio ĉesigi la konsumadon de l’ kokaino per malsanulo, kio helpe de l’kuracisto-nervopatologo estas facile atingebla.

N. Krassovski.

Persekutado en Lorraine¹)

(Lorén)

Ĝi estas gvidata de la policanaro, de la milicoj italfaŝistaj, kaj de la «Comité de Forges» (franca asocio de peza industrio).

La fremduloj denuncitaj de la italaj faŝistaj spionaĉoj estas tuj perforte jetitaj trans la landlimon. Por tio sufiĉas ke laboristo estu vidata legante kom. ĵurnalon. La francaj k.doj kiuj helpas kaj loĝigas en sia hejmo italajn komlaboristojn, estas ankaŭ enkarcerigitaj. La samo okazas kiam ili estas helpantaj la disdonon de fremdaj lab. ĵurnaloj.

La laboristoj estas tie batitaj kaj enkarcerigitaj senmotive. La policanaro kaj ĝendarmaro treege partoprenas la perforton. Nur denunco de spionaĉoj sufiĉas por ke ili faru ĝeneralan arestadon en urboj kie laboristoj estas denuncataj. Tage kaj nokte oni traserĉas en la hejmoj. La arestitaj k.doj estas batitaj ĝissange. Kaj la francaj k.doj estas arestitaj kaj traktitaj same kiel la fremduloj.

Ĉe Villerupt, unu el niaj k.doj estis arestita kaj malliberigita dum 2 monatoj. Poste oni liberigis lin sen iuj ajn klarigoj.

Ĉe Valleroy, unu el niaj amikoj ĉeestis 4 semajnojn en karcero, same kiel en Villerupt. Proksimume 200 eksterlandigoj okazis nur en 20 urboj. Kaj la subpremado daŭradas kaj ĉiutage graviĝas.

La subpremado grandiĝis, kreskis, samtempe kun la kresko de niaj lab. organizaĵoj. La nedubebla celo estas nuligi la komsekciojn kaj la sindikatojn.

Lasttempe ni sukcesis varbi por niaj lab. asocioj dekojn da miloj da laboristoj, kaj ni organizis grandegajn manifestaciojn. Tiuj pruvoj de nia potenco kaŭzis la komencon de la ĝenerala reakcia subpremo. Nun, spite la batoj, hejmtraserĉoj kaj elpeloj, niaj fortoj estas samaj. Italaj kaj francaj k.doj luktas ege kontraŭ reakcio.

El «L’ Humanité» mallongige tradukis Ru. 835

¹) Orienta franca provinco kies ĉefurbo estas Nancy.

Se en la mondo ne ekzistus malbono, la homo neniam ekpensus pri dio. Golbaĥ.

— pàgina 6 —

SENNACIULO

Finnlando, la tombegejo

Dum januaro okazis en parlamento de Svedio, ke komunista parlamentano kdo. Spangberg, parolinte pri Finnlando, nomis ĝin: lando de laboristmortigistoj kaj de malhonorantoj de tomboj. La prezidanto ne interrompis lian paroladon. Tiu okazo estis granda skandalo laŭ opinio de finna burĝaro. Ili estis aŭdintaj la veron, parolitan en parlamento

[BILDO p.6 | 16,20,53,39] Foto de alta ŝtona tombmonumento inter arboj en tombejo.

Tombŝtono starigita sur tombo de mortigitaj laboristoj en tombejo ĉe urbo Hämeenlinne.

de najbarlando. Kaj ĉar ili sentis sin kulpaj, ili ekhurlis. Iliaj gazetoj tre ĉagrenite skribis pri la «skandalo» kaj kulpigis prezidanton de la parlamento, ĉar li ne estis interrompinta la paroladon. Kvankam ili scias, ke tio ne estas permesata laŭ sveda leĝo, ili opinias, ke li tamen devus esti farinta tion. (Ĉar ili ankaŭ tiel agas en Finnlanda parlamento). Cetere ministro por eksterlandaj aferoj de Svedio oficiale bedaŭris la okazintaĵon. Tamen la ĉefa afero per tio ne estis savita. La tomboj de finnaj kamaradoj estas ĉiuokaze malhonorigitaj, kiel la bildoj sufiĉe bone montras al ni. Same tuta mondo jam scias, ke en malgranda Finnlando la blanka teruro mortigis ĉ. 70 000 laboristojn, el kiuj tre granda parto estas enterigitaj, neniu scias kie. P.

[BILDO p.6 | 16,60,53,77] Foto de la sama monumento disrompita: pecoj de ŝtono kuŝantaj sur la tero.

Unu matenon la kamaradoj vidis la ŝtonon faligita, kuŝante sur la tero. La malhonorigo de la tombo estis farita nature dum nokto. Kelkajn tagojn pli poste oni povis konstati jenon: La ŝtono estis eksplodigita per dinamito. La bildo montras la ŝtonon tiel disrompita. La afero okazis en «benita» oficiala tombejo. La agado montras al ni tre bone kulturon de finnlanda burĝaro.

Ĉiu religio estas nenio alia, ol fantazia reflektaĵo en la homaj kapoj de tiuj eksteraj fortoj, kiuj regas super ili en ilia ĉiutaga vivo, reflektaĵo, en kiu la teraj (naturaj) fortoj akceptas formon de la supernaturaj. Fr. Engels.

La dana kapitalistaro preparas sin por ĝenerala batalo.

Ĉiuj signoj konkludigas, ke la dana laboristaro post ne longe estos implikita en luktojn, kiuj ne nur superas ĉiujn ĝis nun travivitajn en Danio je multo, sed por kiuj eĉ en neniu alia lando ekzistas similaj ekzemploj. Ĉar la entreprenistoj preparas ĝeneralan atakon kontraŭ ĉiuj laboristaj grupoj de l’industrio samtempe.

Jam komence de aŭtuno 1924 la Centra Asocio de danaj labordonantoj tiucele decidis devigi siajn membrojn al laŭindustria nuligo de ĉiuj kontraktoj faritaj kun la laboristaj sindikatoj. Motivita estis tiu decido per la konstato, ke la momenta malalta okup-grado en la dana industrio senigu la labordonantojn de ĉiu indulgo kaj faru superflua ĉian akcepton de kontraktoj rilate al la laboristaj organizaĵoj.

Traktadoj, kiuj depost nuligo de la kontraktoj inter laboristaj kaj entreprenistaj organizaĵoj estas okazintaj, sekve ĉiam denove malrealiĝis pro la obstina kontraŭstaro. La entreprenistoj persistas je ĝenerala malpliigo de la salajroj kaj deklaras, ke ili sen tia procedo perdus la konkurpovon kun la eksterlando. Siaflanke la laboristoj atentigas pri la kreskantaj kostoj de l’vivteno kaj postulas konforman akomodiĝon de la salajroj.

Kiom decida por batalo estas la kapitalistaro, evidentiĝas el mencio, kiun faris la prezidanto de l’dana asocio de labordonantoj antaŭ nelonge al presreprezentantoj. En tiu montriĝis la opinio, ke estus plej bone, sen ia prokrasto ekkomenci la lukton kun la laboristaj organizaĵoj, por «purigi la lokon» ĝis venonta printempo.

Do oni povas kalkuli, ke ankoraŭ en nuna monato la plej multaj laboristoj estos lokaŭtitaj. Tiu ĉi sorto ankaŭ minacas la 22 000 organizitajn laboristojn de l’transportlabora metio.

Estas kompreneble, ke la internacia sindikata movado ne povas rigardi tiun ĉi batalon de l’dana laboristaro en neaktiveco. Neeble ĝi povas toleri, ke la entreprenistaro en tempo de plialtiĝantaj prezoj transiru al malpliigo de l’salajroj, nur ĉar ĝi vidas en la nuntempa senlaboreco ŝancon por tia agado. Ĉar nenio alia vekis la batalemon de l’kapitalistaro, ol la espero trovi post mallonga batalo sufiĉe da homoj, kiuj en sia mizero estos devigitaj akcepti ĉiajn ajn laborkondiĉojn. La atentigo pri la konkurpovo kun la eksterlando estas kiel ĉiam ankaŭ en la buŝo de l’danaj industrimagnatoj nur preteksto, kies nefidebleco estas pruvata jam sole per tio, ke hodiaŭ la kapitalistaro ĉiulanda plendas pri la minaco per eksterlandaj konkurantoj, kaj oni vane serĉas entreprenistojn, kiuj ne havas en buŝo tiun plendon. Sed ne nur ĉar temas pri tiel senkaŝa atako kontraŭ la dana proletaro, sed ankaŭ ĉar la rezulto de l’en Danio okazonta batalo devus havi efikojn trans la landlimojn, la internacia sindikata movado nenion devos preterlasi, kio povas plialtigi la batalfortecon kaj energiecon de la danaj laboristoj.

(Laŭ Informilo de l’Intern. Transportlaborista Federacio, Amsterdam).

KORESPONDEJO

  1. Vian sendaĵon mi ricevis. J. D. B. Ne necesas alsendi la revuon.
  2. Vian leteron mi transsendis.
  3. Verŝajne mi havos okazon uzi vian lastan art.
  4. Alvenis via sendaĵo. Dankon.
  5. Vian artikoleton mi utiligos. N. B.

Korekto. SAT-ano 3712 atentigas nin, ke ne li, sed anglaj kamaradoj (nomoj ne estas konataj al ni) tradukas la anglan verkon «Skizo de Ekonomia Geografio» (v. S. n.ro 15).

— pàgina 7 —

SENNACIULO

DISKUTEJO

Pri la projekto Dawes¹)

La burĝaro de Antanto esperas ricevi la riparpagadon regule, en sonora oro, ke ĝi povu rekonstrui sian ruiniĝintan produktkapablon. La germana kapitalistaro klopodas fliki la truegojn de sia disŝirita ekonomio, per la prunto de Dawes-projekto por povi rekonkuradi senindulge la internacian kapitalistaron, ankaŭ la sinjoroj Dawes-oj deziras enpoŝigi propramaniere, la honestan burĝprofiton el la negoco. Do ili ĉiuj kalkulas kaj esperas je siaj interesoj.

Sed kion alportas la Dawes-projekto por la germana kaj ĝenerale por la tutproletaro? Jen la problemo, kiun la diverstendencaj samvojirantoj klopodas solvi kaj utiligi por la liberiĝo.

El proleta vidpunkto, ne tio estas la ĉefa punkto, analizi la kondiĉojn de l’projekto, per kiuj la internacia kapitalistaro certigas siajn profitojn, ĉar la internacia financistaro ŝatas realaĵojn, kapitalistmensado ja estas tiela sed la situacion, kiun naskos ties plenumo por la proletaro germana kaj ties evidentajn sinsekvojn por la klasbatalo.

El tiuj vidpunktoj taksante la respondon de k.do 300 pri la artikolo de k.do Revo, ĝin legante mi ne povis kaŝi rideton pro la kelkloke naiva proletstarpunkto kaj analizo de la afero. Se k.do Revo estis unuflanka en sia artikolo, do la reduktitaj diferencpunktoj estis pli unuflankaj, nome tiuj de l’kapitalistaj interesoj. La ekonomia kaj politika kripliĝo de l’germ. proletaro pro la projekt-kondiĉoj, kvazaŭ akcesoraĵo forrestis el la konkludo. Se k.do 300 ne estus menciinta sian socialistecon, mi nepre estus konkludonta, ke tiusencan artikolon el tiel bone difinita kapitalista vidpunkto, nur burĝspirita persono povas verki. Mi ne volas dubi aŭ malkredi la klaskonscion, ankaŭ ne ataki k.don 300, nur simple diri mian opinion pro la stranga starpunkto proleta, kiu nepre supozigas gradon de diletantismo de Marks-a teorio.

Nur simple ni pripensu el nia batal- aŭ taktikvidpunkto, kian utilon havos la klasbatalo, se laŭ la «humana» Dawes-plano, per la elpremita ŝvitaĵo de l’germana proletaro, la internacia kapitalistaro sukcesus iom stabiligi sian ekzistfunkciadon antaŭ la baldaŭa disputriĝo? Kiel gravas por la germ. proletaro en sia klasbatalo la efektivigo de tiu teorio de germ. burĝaro por likvidi parte la ŝtatan buĝetkaoson, ke «la enspezoj de iu entrepreno (burĝa) ĉiam devas kovri elspezojn siajn, kio estas konforma al la internacia koncepto» (kapitalista). El taktikaj vidpunktoj, ĉu la defendo de projekto Dawes, t. e. defendo de l’internacia ekspluatado de l’germ. proletaro, eĉ se ĝi en ĉiu rilato brile sukcesus laŭ burĝa vidpunkto, alportus la liberiĝon de germ. proletaro? Tute ne! Sed certe akcelas la ekonomian kaj politikan subpremon, ĉar la interesita internacia kapitalistaro en skalo de internacia kadro sufokus la ekmovon de germanlanda proletaro. Ĉu la efektivigota plimalaltigo de komerca fervojtarifo plimildigos aŭ malgrandigos la kruelan ekspluatadon, ekonomian plimizeriĝon de l’germ. proletaro? Tre dubinde!

Pro la kondiĉoj «ke la pagenda sumo estu atingata» la germana kapitalistaro nepre ne dorlotos la proletaron, sed ĉiurimede ĝi klopodos elsuĉi la bezonatan «pagendan sumon» el la sango proletara. Se estos bezonate, ĝi malestimos ĉiujn porlaboristajn leĝojn ĝis nun ekzistantajn, plenigos la karcerojn per neobeemaj proletoj, forigas la fame fiksitan 8 horan labortagon, ĉu ĝi estas rezulto de Ligo de Nacioj, ĉu postrestaĵo de revolucia ekprovo, kaj per la mizerigo ekonomia de la proletaro, per ĉiuspecaj persekutoj, ĝi devigos akcepti la diktatorajojn siajn, se ĝi estas bezonata por atingi la «pagendan sumon».

La internacia financistaro ŝatas la realaĵojn, kapitalistmensado ja estas ankaŭ tiela.

Nek la germana, nek angla, franca, nek la amerika kapitalistaro volas pagi el propra poŝo la riparsumon, eĉ kontraŭe ili ĉiuj esperas tiom gajni, ke ili povu rekonstrui sian ekonomion, aŭ enpoŝigi abundajn profitojn, kiuj estas bezonataj pro la kapitalista merkatkonkurado. Sed «la sumoj pagendaj rezultas el impostoj diversaj, estas sen kontesto.» Nu kiu ilin pagu?

Ĉu la germ. proletaro konsideros kiel grava utilo por sia klasbatalo, ke «la Dawes-projekto restarigis la mastrum- kaj impostsuperecon de l’regno» (kapitalista) kaj pro tio konsentos la plej brutan ekspluatadon sian kaj impostŝarĝtrenon, tion montros la estonteco. Ke en tiu rilato la germ. proletaro havas gravan signifon, k.do 300 ankaŭ «senkaŝe elparolis» dirinte: «kaj precipe la plenumo de ĝia solvo (Dawes-projekto) estas decidota inter la du grandaj klasoj: unuflanke la laboristaro, aliflanke la kapitalistaro.»

Post ĉi-tiu konkludo k.do 300 faris tro gravan eraron dirante: «inter la du grandaj klasoj«. Nu post ĉi-konstatesprimo mi ja komprenas la dubon de k.do 300 rilate al la klaskonscio de proletaro. Ja la duboj ĉiam sin kaŝas en ni mem.

Almenaŭ ĝis nun, ĉiu proleto tiel sciis, ke ekzistas nur unu granda klaso, tiu de l’ekspluatatoj, ĉar la ekspluatantoj estas nekompareble malmultaj. Tion decas scii ĉiu proleto, ke Marks en siaj verkoj ankaŭ en ĉi-rilato, tiel trafe analizis la karakteron de kapitalistsistemo jam tiutempe, ke per la plia disvolviĝo, liaj konkludoj efektiviĝis kvazaŭ laŭvorte, tio estas: per la disvolviĝo de kapitalismo, ankaŭ grandskale proporcie disvastiĝas la proletariĝo de ĉiuj aliaj tavoloj de socio, (kiuj ne povis paralele sekvi la koncentriĝadon kaj konstantan pligrandigon de la kapitalo per la perfektiĝanta teknika konkurado) kaj malaperas ĉiuj aliaj klasnuancoj, dividiĝas la socio je du partoj. Je granda ekspluatata proletmaso kaj je eta ekspluatanta kliko. Kaj jen hodiaŭ kiam la grandburĝaro havas febran klopodon ŝovi sian ruiniĝintan ŝipaĉon en la golfon de imperialismo, kiam ĝi klopodas monopolizi merkaton, importendajn krudmaterialojn, fondas trustojn por malebligi la konkuradon de aliaj kapitalistoj kaj plicertigi por si la diktatorecon al la mondmerkatoj, centraligas produktilaron, konkureblecon, produktaĵojn en kelkies manojn, (kiuj ne konas la famajn fer-, karb-, fervoj-, petrol- kaj aliajn reĝojn en Ameriko, Stinnes-, Krupp-trustojn en Germanio?) puŝas pli grandskale ol iam, la etburĝaron en la proletiĝon per kiu fakto ĉiam pli kaj pli malgrandiĝas la posedantklaso ĝis kliko de posedprivilegiuloj diktantaj al la tuta socio, k.do 300 sincere parolas pri granda klaso de burĝaro en tia komparo kun la laborista klaso, ke miskompreno pri la samgrandeco ne povas ekzisti. Ho kiel naive!

Ĉu la germ. proletaro atendas sian savon per iu Mesio, eventuale sin prezentante en la larvo de projekto-Dawes, kaj manon etendante amike al la burĝaro, abdikas sian plej akran klasbatalon kontraŭ la ekspluatado kaj pro tio «enkalkulas la burĝismon nunan, sian tutan kulturon, politikan kaj mastruman potencaparaton», aŭ atendos dum tiom da tempo ĝis la burĝaro memvole abdikus siajn privilegiojn kaj ĉiu proleto fariĝas unu Marks (kiel k.do 300 verŝajne opinias rilate al la klaskonscio) tion difinos nek la granda klaso de l’burĝaro, nek kelkies Marks-diletantismo sed mem la ekspluatata suferanta proletaro, kiu faros siajn klasdevojn altruditajn pro la esenca karaktero de kapitalismo, kaj ĝia klassituacio al la liberiĝo kaj burĝaro.

Marks diris: «la proletaro povas sin liberigi per siaj propraj fortoj«.

Do ni kompreneme encerbigu tiun nerefuteblan realaĵon kaj ni apogu tiusence nin sur bazoj de metodoj en la klasbatalo. Dawes-oj kaj iliaj projektoj ne nur ne akcelas la liberiĝon proletaran, sed eĉ ili ŝanĝas ne unu joton en la mizera stato de proletklaso, kaj neniel mildigas la ekspluatadon per humanaj sed ne perfektaj rimedoj.

Lastvorte mi demandas k.don 300 ĉar li «unue preferas la bazon de realo»: Ĉu Sovetunio ne estas bazo de realo? Ĉu ĝi ne estas reala por k.do 300 sed reala por la internacia kapitalistaro, kaj unu imperialista ŝtato post la alia, rekonas ĝian egalecon kiel sampotenculo. Nu, estas sincera la demando, kion povas preferi klaskonscia proleto apartenanta al ajna tendenco, ĉu la realan bazon imperialistan aŭ proletan?

La tiela analizo kaj subteno de projekto Dawes el viaj menciitaj vidpunktoj, jes: tio tute signifas — forlasi la klasbatalan kampon. SAT-ano 1187

¹) Vidu N.o 12 kaj 16.

Alvoko

Unu SAT-ano, konata pro lia fervoro, kuŝas nun en proleta Sanatorio pro grava pulmomalsano. Mankas al li mono por plisukcesigi la efikojn de la kuracado. Helpu al li. Interŝanĝe li sendos al la bonfaruloj fotaĵon de la esper-lernantaro de li fondita en la Sanatorio. Sendu monon al SAT ĉu en Paris ĉu en Leipzig.

Ĉu vi helpis kreskigi la SAT-movadon? Ĉu vi varbis novajn membrojn, novajn abonantojn?

— pàgina 8 —

SENNACIULO

KRONIKO

Sovet-Unio

Moskvo. Moskvaj SAT-anoj daŭrigas publike utiligi sian uzon de la internacia lingvo por la klasaj laboristaj organizaĵoj. Utiligante ĉeeston en Moskvo de alilandaj SAT-kamaradoj, ili elpaŝas kolektive kun esperantlingvaj paroladoj ĉe diversaj mitingoj. La lasta okazis 5-an de februaro dum la vespero de Internacia Ruĝa Helpo ĉe Moskva Supera Kooperativa Instituto, kie antaŭ la kelkcenta aŭskultantaro parolis niaj kamaradoj Revo, Robiĉek kaj Mateev, tradukataj ruslingven de aliaj k.doj.

Tia praktika demonstro de nia lingvo havas plej bonajn rezultojn: formiĝas grupoj por studo de la lingvo.

La kursoj funkcias ĉe Moskva Telegrafa kaj Radio-telefona centrejo kun 45 partoprenantoj, gvidataj de nia k.do Fedotov kaj ĉe la Klubo de Moskva Kooperativa Ligo (M. S. P. O.) kun 15 partoprenantoj.

Odessa. 14-an de januaro estas funkciigita kurso de Esp.o por instruistoj kun 70 partoprenantoj, precipe instruistoj de modernaj lingvoj; ĉar en Soveta Ukrainio la fakultativa instruado de Esperanto estas oficiale permesita, ĉiu partoprenanto de ĉi-kurso povos post ĝia absolvo instrui la lingvon en sia lernejo.

Samaro. Post raporto de nia k-do Astafjev ĉe la komunist-junulara kunveno de la loka uzino, ekfunkciis kurso kun 50 komunist-junuloj. 1516.

DIVERSAĴOJ

Kamaradoj el Hispanio!

Oni bone scias ke tiu ĉi lando estas loko kie malmulte disvastigita estas Esperanto, do, ankaŭ pri SAT oni malmulte scias. Sufiĉe bone laboras la «Barcelona Grupo de SAT-anoj» rilate al siaj malmultaj fortoj. Pro ĝiaj klopodoj, jam estas publikigitaj en kelkaj laboristaj gazetoj multe da artikoloj pri SAT-celoj kaj Esperanto je la servo de tutmonda socialismema laboristaro. Bona pruvo pri tio estas la oftaj propagandartikoloj, kaj la en felietono ĉiusemajna Esp.-kurso aperanta en «Acción Social Obrera».

Tiu semajna laboristgazeto, estas kvazaŭ oficiala informilo naturlingva de «Barcelona Grupo de SAT-anoj» kaj tial estas ankaŭ vera propagandilo por ke nia afero iru antaŭen en Hispanlando.

Multaj hispanlingvaj SAT-anoj nenion scias pri la bona agado de tiu gazeto, kaj tial ni hodiaŭ diskonigas la aferon per «Senn.» por plej efikaj rezultoj.

Hispanlingvaj samcelanoj!

Helpu nin! Abonu, legu kaj propagandu la gazeton «Acción Social Obrera»! Ne forgesu ke pro militista regado en la lando, nia penado estas ne sufiĉe fruktodona! Ĵus ni komencas rikolti la semon disjetitan!

Por B. G. de SAT-anoj La Komitato.

La prezo por duonjara abono al menciita gazeto, estas: 3 pesetoj en Hispanio, 5,50 pesetoj por eksterlando. Adreso: «Acción Social Obrera», Str. Sn. Felix Martir, en San Feliu de Guixols, Gerona, (Hispanio).

Enketo

Hodiaŭ ni komencas enketon pri la kaŭzoj de tiel nenormala enmigrado en Francio de multaj eksterlandaj laboristoj. La francaj lab. organizaĵoj tre okupiĝas pri tiu temo kaj ni intencas komuniki al ili raporton pri «kaŭzoj de enmigrado en Francio». Tiu raporto pruvos la viglecon de nia informservo kaj tre utilos al proletaro kaj samtempe al nia lingvo. Do, atentu! k.doj el Ĉekoslovakio, Hungario, Rumanio, Italio ktp. — skribu al ni pri ĉiuj ajn kaŭzoj de elmigrado el via lando. Jen la ĉefaj:

  1. Leĝoj kiuj helpas, favoras la elmigradon.
  2. Persekutoj politikaj kiuj trudas ĝin.
  3. Malbonaj vivkondiĉoj kiuj preskaŭ devigas la laboristojn eksterlandiĝi.
  4. Senlaboreco ktp.

Sendu al ni ĉiuspecajn sciigojn, ciferojn ktp. pri tiu temo.

Adreso: C. Roux 40 Rue de St. Mandé St. Maurice (Seine) Francio.

Komunistaj esperantistoj!

Bonaj, kontentigaj rezultoj jam estas konstateblaj per nia frakcia laboro. Tamen ankoraŭ multo restas farenda. Ni ne akcelas nur akceptigi esp. — servojn de revoluciaj laboristorganizajoj. Precipe ni devas klopodi, post akcepto de niaj servoj perfrakciaj, senmanke plenumi ilin. Pro tio nepre necesas, en la intereso de la revoluciaj esperanta kaj proletara movadoj, ke ni ankoraŭ pli dense interligu nin. Senescepte ĉiu komunista esp-isto senprokraste aliĝu la komfrakcion el membroj de SAT. Ĉar ĝuste de vi, individua kom. esp-isto dependos nia plua sukceso.

Ankoraŭ ĉefe mankas hodiaŭ perfrakciaj interrilatoj kun Polio, Argentino, Aŭstralio, Hindio, Japanio kaj Ĉinio. Ĉiuj kom. esp.-istoj senescepte anoncu sin ĉe la sekretario de l’frakcio: Otto Bässler, Gerberstr. 24, H. II Leipzig (Germanio).

Antaŭen ĉiam! Reen neniam!

Al ĉiulandaj virinoj!

«Rasa Femina Klubo» deziras interrilatiĝi per esperanto kun virinoj el ĉiuj landoj. Oni skribu al jena adreso:

Marguerite Estour, 1bis, rue des Coutures St. Gervais Paris (3e) (por «Rasa Femina Klubo»).

Lingvaj demandoj

Pri landnomoj

Jam delonge uj-anoj kaj i-anoj interbatalas vane, ĉar nek unuj nek aliaj estas pravaj, kiel vi vidos malsupre. Simile al landnomoj: Eŭropo, Afriko, Egipto ktp., kies loĝantaro konforme nomiĝas eŭropano, afrikano, egiptano ktp., estos tute regule kaj nature uzi formojn: Franco, Anglo, Ruso, Germo, Hispo, Portugalo, Aŭstro, Ĉekoslovako ktp., kies loĝantaro konforme nomiĝos francano, anglano, rusano, germano, hispano, portugalano, aŭstrano, ĉekoslovakano ktp.

Nur popolnomoj de tiuj nacioj, kiuj ne havas propran teritorion, ne estos finiĝantaj je ano, ekzemple: botokudo, ajnoso, sujo, trumajo, juruto, bororo ktp. (precipe amerikaj kaj afrikaj malmultnombraj gentoj): kiam do oni bezonas noti landon, ne havantan sian geografian nomon, estos certe pli belsone uzi sufikson i, kiel ekzemple: cececerio (CCCR), esperantio, ciganio (lando de ciganoj) ktp. Ankaŭ tute natura estos ĉi-sufikso en landnomoj, kiuj havas ĝin en nacia lingvo, nome: Aŭstralio, Azio ktp. kies loĝanto nomiĝos tiam aŭstraliano, aziano ktp. Uzante tiujn-ĉi regulojn ni evitos pezan vortfaradon de landnomoj per uj, kaj geografiaj artikoloj puriĝos de malagrablaj kaj enuaj vicoj de vortoj, kiel ekzemple: Hispanujo, Italujo, Rusujo, Anglujo, Francujo ktp., kia vico kontraŭe ricevas agrablan por orelo elkalkulon en formo: Hispo, Italo, Ruso, Anglo, Franco.

Unu ĉi-ekzemplo estas sufiĉa por kompreni treegan plibonigon de stilo esperanta, elfluanta el donita de mi regulo de vortfarado de landnomoj. Botvinkin.

TRA LA KLASBATALO

Ĉe terura minej-eksplodo en minejo Minister Stein ĉe Dortmund (Vestfalio, Ruhr-teritorio) mortis 137 laboristoj. La minejo estas entrepreno de Stinnes, kaj la antaŭgarda aparato estis malzorgita. Oni jam rimarkis la alvenon de l’eksplodoj tagon antaŭe.

Sensacio por la ĵurnalaro estas la tielnomata «Ĉeka»-proceso en Leipzig, kiu jam kelktempon daŭras. La celo, provoki la revoluciaron kaj timigi simpatiantojn de revolucia batalo per sensaciaj rakontoj pri murdoj (nefaritaj) kaj dum-dum-pafaĵoj (neuzitaj) kaj ĥoler-baciloj (kies eksperimenta apliko ĉe kuniklo garantiis al tiu miljaran vivon), estas klara. Notinde, ke la prezidanto de l’Leipziga sindikata kartelo, Schilling, akceptis ludi ekzekutistan rolon kiel juĝist-asistanto.

La polica prezidanto de Prusio, Richter, estas eksoficigita pro sia kunkulpo en aferoj de Barmat-proceso (korupta skandalo).

Malpermeso de l’kompartio en Bavario estas nuligita.

Dum demonstracio en Praha kelkaj laboristoj estas mortigitaj.

— pàgina 9 —

SENNACIULO 7

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn: Industrial Solidarity, Chicago, 21. I., kontraŭ la «neŭtralaj» esp.istoj (S. 5); Le Libéré, Nice, 15. I., En mezo de Sib. (S. 9), Novajoj el Portug. (S. 10); Le Libertaire, Paris, 6. II., Intern. atako kontraŭ 8-hortago (S. 15); Volks-Zeitung Meissen, 16. X. 24, Pirpont Morgan (S. 1), 6. II., Statist. pri parlam. balotoj (S. 18).

Nova Gazeto. Revuo Internaciona, monata organo de Laborista Ido-Uniono, Admin. kaj redakcio en Leipzig. N.o 1, Januaro 1925.

Laŭ formo kaj enhavo ĉi-gazeto prezentas kopion de nia «Sennaciulo». En multaj trajtoj oni ekkonas, kiel la kreintoj studis sian modelon. Ĝis kia grado ili sukcesos, komprenebie dependas de la internacia kunlaborantaro (kaj abonantaro). La sukceso ŝajnas al ni tre dubinda, kvankam fama ĉokoladfirmo Tobler konata pro ekspluato de siaj gelaboristoj estas protektanto de la bravularo. Entute stranga kaj kurioza ĝia elirpunkto iu mistera Mejer-Heuke el Luxemburg, kiu certe ankaŭ ne rilatas kun laborista movado.

Libroj

Aleksandro Blok: Najtingala Ĝardeno, Poemo. Trad. N. N. Nekrasov. Eldonis: La Nova Epoko, Moskvo. Formato 12×15½. 14 pĝ. Prezo 0,40 sv. fr.

Belega poemo lirika de l’ bedaŭrinde tro frue mortinta sovetlanda poeto A. Blok, kies faman poemon «Dekdu» ni ankaŭ jam posedas en esp. La nomo de l’ tradukinto garantias la senriproĉecon de l’ versa traduko. Ni varme rekomendas la libreton.

N. B.

Esperanta-Hungara Vortaro. Johano Tomán. Eldonis: Hungarlanda Esp. Societo Laborista. Formato: 13×18 cm; 164 pĝ. Prezo nemontrita.

Tiu ĉi vortaro — malgraŭ ĉiuj detalaj mankoj — la plej kompleta kodo de esperanta-hungaraj vortolistoj — aperis en 1923, do en la tempo, kiam bona vortaro absolute ne estis aĉetebla. Niaj kamaradoj: studentoj, laboristoj kaj laboristinoj, travivis heroajn tempojn. Sub la socia teroro, meze de la indiferenteco kaj malamikeco de la burĝaj esperantaj rondoj, ili havis ankoraŭ la tempon, energion kaj scion, fari la esperantan literaturon kaj teatron, eĉ eldoni vortaron. La vortaro de Tomán baziĝas sur la granda enciklopedia vortaro de Boirac kaj estas kompletigata per aliaj naciaj vortaroj. Mi ne diras, ke ĝi ne havas mankojn kaj eraretojn, sed ĝi estas tre bone uzebla por ĉiu, kiu sciante nur la hungaran lingvon deziras kompreni esperantajn tekstojn. La poste aperintaj vortaroj, interalie tiu de s.ro Toth kaj Takács enhavas multe malpli da vortoj. Certe, estus dezirinde, ke aperus pli kompleta vortaro, sed ĝis tiam niaj hungaraj kamaradoj povos bone uzi tiun ĉi.

I. M.

Kvin Noveloj de F. Touglas. El la estona lingvo tradukis H. Seppik. Eldonis: M. Tamverk, Haapsalu — Estonio. Formato: 13½×20½ cm. 158 pĝ Prezo nemontrita.

En la noveloj de Touglas manifestiĝas la simbolista skolo kiu formiĝis dum la lastaj 10 jaroj en la literaturo de okcidento. La formo — diras la aŭtoro mem — ludas eble pli grandan rolon ol la enhavo. Li skribas la lingvon «kvazaŭ orsablon». Tiu ĉi nova arta direkto postulas pli de la tradukanto ol la plej granda parto de la broŝuroj, kiuj faras la esperantlingvan Bibliotekon. Pli da precizeco, pli da arto ĉe la tradukado! Kontraŭe al la primitivaj (akademianoj pretendas: «Zamenhofaj») principoj, bona esperanta verko aŭ tradukajo ne nur devas esti klare komprenebla sed ĝi estu ankaŭ arta, nuanchava verko. Kaj kun ĝojo mi devas konstati, ke la tradukanto ne perdis tiun vidpunkton.

La 160 paĝa 8º formata broŝuro enhavas artan foton de la aŭtoro, koncizan resumon pri esta literaturo kaj kiel la titolo montras kvin novelojn: En la fino de la mondo. La ĉielaj rajdantoj. Popi kaj Huhuu. La ora ringo. Miraĝo.

Ĉe la fino la tradukanto kompilis konsciencan tabulon pri la neoficialaj vortoj. Kelkfoje ĝi estas vere necesa por la kompreno de iu vorto. Ekzemple la vortoj: hulo (= ondego), miraĝo (= fatamorgano), Spideno (malnova fortepiano), vinzi (hundoboji). Laŭ mia opinio «hulo» ne estas necesa, «miraĝo — kvankam uzita ĉe Boirac — estas pli ĝuste «fatamorgano» (latino); «spideno» por «malnova fortepiano» estas ne nur superflua sed absolute nerekonebla kaj «vinzi» estas sendube germanismo, kiun la esperantistoj ne komprenos.

Kaj unu konsilon! — kun la permeso de la tradukanto —: ni ne uzu, se eblas la tro arefaritajn formojn kiel «akvokirliĝego» ktp. Ili faras la stilon pezan. Oni multe povas eviti ilin.

I. M

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

G. Brojdo

1. Kia diferenco estas inter tribo, gento kaj nacio?

Homo ĉiam estis besto societema.

En procedo de sia lukto kontraŭ naturo la homa socio aliformiĝadis konforme al la stato de sia tekniko, de sia mastrumo. Al diversaj gradoj de ekonomia disvolviĝo konformis ankaŭ diversaj formoj de socia organizo. Ju malpli supera estas la tekniko, des malpli granda estas la kvanto da homoj povantaj unuiĝi en societon surbaze de primitivaj, plej simplaj rimedoj de luktado kontraŭ naturo pro sia ekzistado. Sur parcelo kie pratempa ĉasista hordo povis travivi nombre de 20—50 homoj, tie brutedukada mastrumado povis unuigi 200—300, kaj la miksita terkultur-brutedukada — ĝis 15 000 homoj. Sur la parcelo, okupata de Nov-Jorko kun ĝia sesmiliona loĝantaro, iam vivis indianoj — iuj kelkmil homoj.

La historio pri disvolviĝo de produktivaj fortoj estas samtempe historio pri unuiĝo de homoj en pli grandajn sociajn organizajojn.

Pratempa triba organizo, elkreskinta surbaze de ĉasista mastrumado, defendis siajn mastrumajn interesojn per kruelega lukto kontraŭ ĉiuj aliaj tribaj organizajoj pro la regiono de sia mastruma agado. Eksterordinara enfermiteco kaj apartigiteco, kontraŭmeto de iu tribo al ĉiuj aliaj — jen kio karakterizis la pratempan triban socion.

Sed aliformiĝas la rimedoj de lukto kontraŭ naturo, disvolviĝas tekniko, aliformiĝas kun ĝi la mastrumaj rilatoj, interesoj kaj kune kun ili — ankaŭ la organizo de la socio. Pratempaj terkulturado kaj brutedukado faras breĉon en triba organizo. Aperas neceso regule gvidi brutedukan aŭ terkulturan mastrumon en pli granda interligo kun ĉirkaŭantaj tribaj organizajoj.

La hieraŭaj leĝoj, moroj, starigantaj ekstreman enfermitecon de tribo, — falas, anstataŭ ili aperas la novaj, organizantaj ligon inter tuta vico de triboj — la ligon necesan por gvidi la novajn formojn de mastrumo. Severa leĝo, permesanta geedziĝojn nur interne de iu tribo (endogamio) rigardanta kiel senleĝaj faritajn inter homoj de diversaj triboj, anstataŭiĝas per mala principo: krimulo fariĝas tiu, kiu geedziĝas kun homo de sia tribo.

En la fako de religio — tribaj dioj cedas lokon al novaj dioj — al protektantoj de nova socia organizo, unuiganta kelkajn tribojn, kaj la tribaj gentoj mem foriĝas duaplanen.

Tiel, kune kun disvolviĝo de tekniko, kun aperintaj sur ĝia bazo novaj mastrumaj interesoj, konstruiĝas nova formo de socia interligo, detruanta la malnovan triban sociordon kun surkonstruajoj, ĝin subtenintaj, ĝin organizintaj. Tiamaniere naskiĝas la genta organizo. En ĉiuj landoj de mondo ni povas ankoraŭ nun trovi tian organizon (gentan) en firma stato aŭ en la stato de naskiĝo aŭ detruiĝo.

En limoj de Unuiĝo de S. S. R., ekz. en Norda Kaŭkazo, ĉe neprogresantaj popoloj ni trovas genton de balkaroj (proksimume 40 mil homoj) aŭ de karaĉaroj (ĉirkaŭ 50 mil), meze de kiuj oni povas trovi ankoraŭ neforigitajn restajojn de triba organizo: ili vivas en formo de triboj, kun tribaj tombejoj (homon de fremda tribo oni ne enterigas en ĝi), kun edziĝofestaj kaj aliaj moroj, atestantaj pri triba deveno de ilia nuna genta organizo.

Kun la plua disvolviĝo de la socia labordivido aperas interŝanĝaj rilatoj, kiuj pli kaj pli firmiĝas. Ili postulas eliron el la malvastaj kadroj de genta organizo, kaj kun la apero de komerca kapitalo la antaŭa genta organizo evidentiĝas kontraŭdira al la nova ekonomio.

Aperas unuigaj tendencoj interne de kelkaj gentoj. Nova ekonomio, novaj mastrumaj interesoj aperigas en la vivon novajn sociajn movadojn, novan ideologion, novajn soci-organizantajn ideojn, aperas lukto kontraŭ gentaj moroj, leĝoj, dioj. Embriiĝas nacio.

En historio ni trovas multajn ekzemplojn de tiu ĉi procedo. Komerca kapitalo de antikva Judeo aperigis movadon por kunigo de 12 genuoj (gentoj) izraelaj en unuecan popolon kun nacia organizo, naciaj dioj anstataŭ la malnova genta organizo kun gentaj dioj.

La saman procedon ni vidas en VI—VII jarcentoj meze de arabaj gentoj.

Nuntempe en limoj de Unuiĝo de S. S. R. tian saman procedon ni vidas meze de kirgizoj, kunmetiĝantaj en nacion. Maljunuloj-kirgizoj ankoraŭ scias al kiu gento ili apartenas (bogu, saribagiŝ ktp.), la junularo jam scias nur tion ke ili estas kirgizoj. (Daŭrigota) Elrusigis P. Jakovlev.

— pàgina 10 —

8 SENNACIULO

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla dulinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Angola (Portug. Okc. Afriko).

K.do J. Pires Barreira, elektringen., Secretaria de Comunicaçoes, Loanda, pri ĉ. tem., spec. ekonom. k. soc. vivo k. komunista mov. L, PI, bfl. k. ĉ. l. Interŝ. papermonon k. peras PM-interŝanĝon.

Bulgario

K.do Konstantin Kolev, urbo Ortakjoj-Drabiŝna, dez. koresp. pri div. temoj, interŝ. vidajojn, fot-ajojn k. PI. k. ĉ. l. Ĉiam resp.

Germanio

K.do Alfred Kipker, Marlerstr. 14, Dorsten i. W. pri junular. socialista movado k. ĉ. l. gejunuloj, L, PK, PI.

«50 Lab. Esp. Grupanoj» dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj ĉefe PI. Sendu unue al K.do Hans Heretsch, Alsenstr. 57, Breslau.

«Deziras interŝanĝadon de PM, k. ĉ. l. Sendu unue.» Adr.: H. Wolfschmitt, Klenzestr. 99, I. r., München.

Polio

K.do M. Tuler, Bonifraterska, 1, Lublin, pri div. temoj k. ĉ. l. geesperantistoj.

Sovet-Unio

K.do A. Samojlov, strato de K. Marks, poŝtoficejo, Uljanovsk, dez. koresp. pri laborista k. komunista movado k. ĉ. l., L, PK, ktp.

Deziras koresp. kun tuta mondo el urbo Irkutsk:

  1. Lesnikov k. Majzlis (Universitato)
  2. Solovjov (Gubfo)
  3. tri 15-jaraj lernantoj: Isaĉenko, Redozubov, Suĥov, (Gogola, 45).
  4. Panasjuk k. Poluŝin (Aleksandra 66).

K.do S. Taran, Oktobrstr. 15, Kremenĉug, dezir. koresp. k. ĉ. l. interŝanĝ. rus. PM, pap. mon. kontraŭ eksterl. pap. mono.

K.do Kalaŝnikov, Vjaĉeslav Vas., (18 j.) Krasnoarmejski per 6, kv. 6, Niĵni-Novgorod, PI, urb- k. teatr-vidajoj, bfl, k. c. l. PK, L, Esp-ajoj.

K.dino Pipkina, A. E., Preĉistenski bulv. 29, kv. 36, Moskvo, pri ĉiuj temoj kun la tuta mondo.

K.do P. Nikitin, Kalanĉerskaja pl. 1, Krasnoprudski per ½ kv. 7, Moskvo, pri turismo, interŝ. fotojn, PK, PI.

La 5an de Februaro mortis en Linz (Aŭstrio) en sanigejo por militinvalidoj nia k.do

Franz Kloibmüller (Sat-n.ro 1085)

Li estas viktimo de la «granda tempo». La tuberkulozon kaj intestan malsanon li kunportis de «la kampo de la honoro» kaj depost la milito li neniam ĉesis, esti flegato de la malsanulejo. Malgraŭ, aŭ pli ĝuste pro sia malsanstato li estis fervora kunlaboranto en nia movado. Malatentante la dolorojn en la korpo li senlace laboris kiel instruanto de la lingvoj kaj gvidis nian oficejon. La Esp.istoj lin akompanis al la tombo kaj k.do Stöber faris la funebran paroladon en Esp.o.

La fervoro de nia k.do Kloibmüller por la laborist-esp.ista movado kaj por la socialismo estu nia heredajo kaj lia devizo restu la nia: for la kapitalismon por ke neniam plu estu milito. 536

INTENCITA

estas eldono de la

KONATA VERKO DE P. KROPOTKIN

ETIKO

en esperanta lingvo. — Sed ni bezonas monon por efektivigi tian eldonon. La libro kostas minimume kalkulite 1200 mk. or. g. Nia unua alvoko en «Sennaciulo» restis seneĥa.

ANARKISTAJ SAT-ANOJ!

Ni atendas de vi, ke vi aĉetos sufiĉan kvanton de niaj akcioj por almenaŭ kovri la duonan parton de bezonata sumo. Nur en tiu okazo ni havos la eblecon, efektivigi la salutindan eldonon de tiu ampleksa verko; kaj la garantion, ke la verko ne estos vane eldonita.

Aĉeti akciojn signifas antaŭmendi la libron.

ELDONA KOOPERATIVO DE SAT

K.do E. Drezen, Armjanskij per. 1, kv. 23, MOSKVO, S. S. S. R. — serĉas interligon kun specialistoj-administrantoj diverslandaj (administraj, komercaj kaj industriaj oficejoj). Volas korespondi kaj interŝanĝi informojn pri la movado kaj praktiko de la «scienca labororganizo».

La elspezoj estos pagataj. Taŭgaj materialoj estos uzataj en rusa speciala preso.

[BILDO p.10 | 65,50,85,57] Kvinpinta stelo kun nigra rando, emblemo de SAT.

En la unuaj tagoj de marto eliros la

MARTA KAJERO de

SENNACIECA REVUO

Monata Organo de SAT

LITERATURO // SCIENCO // PEDAGOGIO

kun 28-paĝa multflanka, interesa enhavo

JARABONO

Argentinio 3 pesos; Aŭstrio 35000 kr.; Belgio 12 fr.; Brazilo 6 milr.: Britio 60 penc.: Bulgario 80 lev.; Ĉekoslovakio 25 kr.; Danio 5 kr.; Estonio 250 mk.; Finnlando 30 mk.; Francio 10 fr. fr.; Germanio 2,50 mk. or.; Hispanio 6 peset.: Hungario 2,50 kr. or.; Italio 12 lir.; Japanio 2 jen.; Jugoslavio 50 din.; Latvio 3,50 lat.; Litovio 5 lid.; Nederlando 3 guld.; Norvegio 7 kr.; Polio 2,50 zlot.; Portugalio 15 esk.; Rumanio 120 lej.; Rusio 1,25 rubl.; Svedio 3 kr.; Svisio 5 fr.; Usono 1,50 dol.

Unuopa kajero: 1/10 de l’ jarabono.

ADMINISTRACIO DE SAT

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 23, 5 de març de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 39,4,53,12] La emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

1 a Jaro, N-o 23 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 5. Marto 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Notinda koincido

Antaŭ 20 jaroj, la 9. (22.) januaro 1905, la tuta mondo konstatis, ke en Ruslando komenciĝis la revolucio, ke la monarkismo estas ĉiuflanke atakata de ribelemaj popolamasoj. Tamen neniu alia, nur franca registaro etendis helpantan manon al ŝanceliĝanta trono de rusa caro. Kompreneble franca burĝaro estis gvidata de l’ propraj interesoj. Ĝi konsideris rusan carismon kiel liveronton de homa viando por kanonoj en ĉiam okazebla milito inter Francio kaj Germanio. Francaj imperialistoj, forminte pormilitan koalicion kun rusa imperio, antaŭvidis nur agresivajn celojn por permilita frakaso de Germanio.

Tiucele franca burĝaro tiam mobilizis siajn monrimedojn kaj disponigis ilin al rusa registaro por «sanigo» de ruslandaj financoj. Franca registaro helpe de l’ financaj potenculoj el franca burĝaro kontakte kun ruslanda ambasadoro en Parizo laŭsisteme koruptadis reptilian ĵurnalaron por krei dezirindan konfidon de pli malgrandaj etburĝoj, kiuj estis inspirataj por investi siajn ŝparkapitalojn en rusaj obligacioj. La tuta afero estis lerte organizita kun vera talenteco. Ĝi atingis la celon, deziritan de franca bankistaro: el la plej malproksimaj lokoj el hejmaj ŝparujoj estis eltiritaj multjare ŝparitaj miliardoj da frankoj kaj disponigitaj al cara registaro de rusa monarkio.

Dank’ al tiuj miliardoj la cara registaro povis kaj sukcesis por iom da tempo sufoki la unuan revolucion, — buĉi la venkitajn ribelulojn per amasaj masakroj dum punekspedicioj de fidelaj generaloj, ekzekuti sur eŝafodoj kaj putrigi en malvarmaj ekzilejoj de malproksma Siberio la protagonistojn de ruslanda proletaro.

Nun post 20 jaroj,— kiam Sovet-Ruslando la 9. januaro honoris la memoron pri unuaj martiroj de proletara revolucio, kiuj en 1905 dum paca manifestado estis buĉe dispafitaj de caraj dungitoj sur stratoj de Peterburgo, nun la ĵurnaloj sciigas pri interesaj debatoj en franca parlamento.

[BILDO p.1 | 33,48,57,74] Foto-portreto de Maksim Gorki, viro kun densaj lipharoj kaj kaskedo, rigardanta antaŭen.

MAKSIM GORKI la granda rusa verkisto, venos Parizon por viziti la Ekspozicion de artoj dekorativaj kun la sovetia delegitaro, inter ili k-do Lunaĉarski, la kantisto Ĉaljapin kaj k-dino Kamenef, fratino de Trocki.

Ne laŭ volo de franca demokratio sed sub influo de franca burĝaro, kies financaj interesoj tiom kruele estis tuŝegitaj de rusa revolucio, okazis tiuj debatoj.

La debatita demando estis, ke ruslandaj laboristoj kaj agristoj, kiuj dum 12 jaroj batalis kontraŭ carismo, pagu al franca burĝaro tiujn pruntojn, per kiuj ĝi helpis rusan registaron por sukcesigi ties lukton kontraŭ la samaj laboristoj kaj agristoj.

Franca ĉefministro Herriot deklaris en parlamento, ke «rekonfirmo flanke de Sovet-Ruslando de ĉiuj rajtoj de francaj posedantoj de rusaj obligacioj estas fundamenta kondiĉo por restarigo de normalaj interrilatoj inter ambaŭ landoj».

Tiu ĉi avizo date koincidis kun supredirita datreveno. Sed tiu ĉi koincido estas nur plia ŝanco por vanigi ĉiujn esperojn de franca burĝaro.

Ruslanda proletaro jure kaj morale estas senrespondeca pri malprofitoj de francaj bankistoj.

Franca burĝaro ne devas forgesi, ke tiutempe, kiam la koruptita ĵurnalaro agitadis por sukcesigo de prunto por Ruslando, la kompetentaj reprezentantoj de socialistaj kaj laboristaj partioj estis avertantaj la publikon pri vera destino de la prunto. Fama viktimo de patriota burĝaro Ĵan Ĵores en siaj elokventaj paroladoj ĉe franca parlamento energie protestis kontraŭ pruntedonoj al cara registaro, ĉar tiu prunto estis necesa tiam por malvenkigo de ruslanda revolucio kaj plifortigo de l’ reakcio. Malgraŭ ke tiama carismo ne pagis %-ojn de pli fruaj pruntoj, sed transformis la pagendajn sumojn je novaj pruntoj, la burĝaro estis asertanta ke subvenciado al carismo estas la plej profitdona afero. Franca bankistaro eraris pri siaj esperoj. Malgraŭ malavara helpo de ĝi ruslanda carismo ruiniĝis en uragano de proletara revolucio. La historio, kiu konservis la potencon de rusa absolutismo nur en memuaroj de l’ samtempanoj kaj en arkivaj dokumentoj, jam skribis sian objektivan verdikton por financaj helpantoj de Rusa Imperio. «Vanaj esperoj» ĉiam legas en ĝi franca burĝaro, kiam ĝiaj tendencoj koncernas la kompensadon de kapitaloj, iam pruntitaj al rusa caro. Neniu

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

burĝa juristo aŭdacos aserti, ke por la ŝnuro, kiun uzas la ekzekutisto por pendigi la kondamniton, devas pagi la pendigoto mem. Franca burĝaro, kiu en 1905 perfekte ludis la rolon de l’ ekzekutisto, devas lerni ĉe siaj juristoj, ĉar sukcesigita de ĝi prunto estis tiu sufokmaŝo, kiu por 12 jaroj sufokis rusan revolucion.

Ĝi devas kompreni, ke tia komplezo ne estas pagenda de ruslanda proletaro.

N. Krassovski (3637).

La morto ĉe la Ruhr

La Rejnlando-Vestfalia karbmindistrikto, la ĉefa industricentro de Germanio, denove estis scenejo de terura akcidento okazinta la 11. februaro 1925. En la karbmino «Ministro Stein» apud Dortmund estas mortigitaj 136 ministoj pro eksplodo de mingasoj. Kompreneble tio kaŭzis grandegan eksciton kaj aflikton ĉe ĉiuj, precipe inter la familianoj de tiuj ministoj, kiuj neniam revidos la sunlumon. Miloj da homoj ĉirkaŭis la minon por esti informataj pri la sorto de siaj edzoj, patroj, filoj aŭ fratoj. Kvankam ili sciis ke iliaj karuloj kuŝas frakasitaj, malvivaj sub amasoj da ŝtonoj en la profundo de la mino, ili tamen esperis je io malebla, kio povus redoni al ili la karulojn. —

De tempo al tempo trakuras la mondon sciigo pri grandakcidento en karbmino, sed ĉiam post kelkaj tagoj, tiuj viktimoj de la kapitalista sistemo estas forgesitaj. Ke kulpa estas ĉi sistemo, mi mem ofte spertis. Nur pro konstanta pelado, tial ke al la ministoj mankas tempo por observi ĉiujn danĝeraĵojn subterajn, tial ofte okazas akcidentoj. Sub la premado de senindulgemaj sklavestroj laboras en Rejnlando-Vestfaliaj minekspluatejoj pli ol 400 000 ministoj en mizeraj cirkonstancoj por malalta salajro.

Laŭ miaj spertoj la ministaro ne estas kapabla liberigi sin, ĉar plej grandparte ili estas pro longdaŭra subtera laboro pli sklavigitaj kaj indiferentigitaj ol aliaj metiistoj surtere okupitaj. Dum la pasintaj jaroj estas rimarkebla rezignemo inter la ministaro, certe pro la troa subpremado aŭ pro timo esti senlabora aŭ lokaŭtota. Sed ne ĉiam estis tia stato, ĉar de tempo al tempo okazis strikoj por atingi malplilongan labortagon, por plialtigi la salajron ktp. ekz.: en la jaroj 1905, 1912, 1919 kaj 1920. Ke per ĉi bataloj nur malmulto estas atingita, tion kulpas la malunueco de la ministaro dividita en tro multe da organizaj direktoj kaj la multo da neorganizitoj. Anstataŭ batali komune kontraŭ la komuna malamiko, la kapitalismo, la diversaj minfakunioj reciproke agis malsolidare. Ĉi malunueco estas kvazaŭ nigra makulo en la historio de germanaj ministoj.

Konsiderante statistikon pri akcidentoj en la minoj de Rejnlando-Vestfalio oni povas konstati teruran staton. Laŭ ĉi statistiko akcidentis en jaro 1924 65 000 ministoj. El ĉi nombro akcidentis dum la lasta duonjaro 360 ministoj kiuj tuj mortis kaj 37 000 estas grave vunditaj. Tio devenas de la lasttempe aprobita pelsistemo de la monavidaj kapitalistoj.

Se la lasta grandakcidento en Dortmund ne vekos la ministaron, tiam oni ne esperu ke la ministaro baldaŭ vekiĝos el sia letargio.

Ruhr-karbministo (2295.)

Letero el Argentino

La regiono de Juncal (elp. Hunkal) estas preskaŭ nur agrikultura, se oni esceptas kelkajn, kiuj sin dediĉas al bestbredado (bestkulturado). Ĉi tie oni terkulturas per tute modernaj iloj, do, la agrikulturado estas ampleksa, vasta, kio favoras la terkulturistojn. Ili nun, ĝenerale, bonstatas. Ne tiel la kamplaboristoj, kiuj laboras tre multe kaj estas pagataj mizere. Ili laboras, dum ĉi tiu sezono, de la frua matenhoro (de la 5a, sed leviĝas pli frue por iom engluti kafon, teon aŭ herbomaton) ĝis la lumo de la tago estingiĝas. Nur la laboristoj kiuj malŝarĝas la ĉarojn, kiuj venas al stacidomo, kie estas instalitaj la grentenejoj, ŝarĝitaj per sakoj da greno, kaj kiuj poste enŝarĝas la vagonojn, kiuj estas kondukitaj poste al haveno de la urbo Rosario, nur ili laboras ok horojn potage kaj ricevas pagon da pes. 9 (naŭ) eĉ 10 (dek) potage. La manĝajo estas abunda, sed konsistas nur el viando kaj pano. Matenmanĝo, ĉirkaŭ la sepa horo, konsistas el herbo-mato (simila al teo) pano, rostita aŭ fritita viando, anstataŭ tio ofte fromaĝo aŭ kolbasoj, tagmanĝo el tiel nomata «Puchero» (elp. Puĉero): kuirita viando kun kelkaj terpomoj, iom da pasto aŭ rizo, sed ne ofte rizo, ĉar ĝi kostas pli ol pastoj (supopastoj, vermiĉeloj), vespermanĝo el «Guiso» (elp. Gizo, speco de stufaĵo). Da pano ili povas manĝi kiom ili volas, sed se ili volas trinki vinon, ili devas pagi. Ili dormas, kuŝiĝas, ne pli bone ol la bestoj mem, surtere, eĉ la kovriloj mankas, ili sin kovras per sakoj. Multaj bestoj havas pli konvenan kuŝejon, pli higienan kaj pli komfortan ol la laboristoj. La laboroj kompreneble estas diversaj, sekve la pago ankaŭ varias, de pes. 1.00 papermono ĝis 4.00 potage kun manĝado, sen vino, aŭ pomonate pes. 25.00 ĝis pes. 60.00. Dum la abunda rikolto ili gajnas iom pli, ĉar ĝenerale tiam la kamparanoj pagas popece (tiom po Quadra, elp. Kvadra, enlanda mezurilo 16,874 m²). La prezoj varias laŭ la bona aŭ malbona rikolto, de pes. 1.20 ĝis pes. 4.50 po Quadra, la abundeco de laboristoj aŭ manko de ili influas ankaŭ la prezon. Oni povas finrikolti, ekzemple de tritiko eĉ ses Quadras (Kvadrojn) potage. Tiu laboro daŭras de dek ĝis dudek tagoj. Ĉi tiun jaron, pro la daŭra sekeco kaj pro poste okazintaj malfruaj frostoj, la rikolto de greno, tritiko, hordeo, aveno kaj lino ne estas bona; de lino ĝi eĉ estas tute malbona. Sekve la prezoj por laboristoj estis malaltaj: pes. 1.70 po Quadra aŭ pes. 6.00 potage, kun manĝaĵo, vino ankaŭ dum la rikolto de tritiko, lino, ktp. Ne ĉiuj kapablas plenumi tiun laboron, do multaj vagadas piede, kun ŝarĝo surdorse (kiu konsistas el iliaj vestoj kaj aliaj utilaĵoj), de vilaĝo al vilaĝo, serĉante iun ajn laboron, okupon, por iu ajn prezo. Nek la maizo donos abundan rikolton, ĉar ankaŭ ĝi suferis, kaj suferas eĉ nune, pro la sekeco; la neatenditaj frostoj en la unua duono de la monato decembro grave danĝerigis ĝin, kaj ankaŭ la akridoj nun danĝerigas ĝin. La rikolto de maizo okazas dum monatoj aprilo, majo kaj junio, eĉ julio ankaŭ. La prezoj de la ĉefaj vivnecesaĵoj estas: viando pes. 0.55 po kilogramo, pano pes. 0.35, sukero, pes. 0.65, herbo-mato pes. 0.90, kafo pes. 2.30, lakto pes. 0.15 po litro, vino pes. 0.50 po litro (en papermono). Manĝado mizera, kun dormado, en restoracioj pes. 2.50, en pli bonaj hoteloj pes. 4.50 po tago.

Satano 1933.

Letero el Bulgario

El la ĵurnaloj vi eble scias, ke la ministra prezidanto de nia lando vizitis Belgradon kaj Bukareŝton, por fari kontrakton kaj ligon kun tiuj ŝtatoj kontraŭ la bolŝevista danĝero — kontraŭ la balkana proletariaro. Ĉu tiu ligo havos sukceson aŭ ne, tion montros la estonteco.

La registaro nenion volas scii pri la malsato kaj la terura kareco en la lando. Nur la situacio de kelkaj senfeligistoj kaj eksportistoj estas bona, sed por la proletariaro, kiu sentas la frapojn de l’ malsato, la vivo estas nepriskribeble terura. Sed kion oni faru, kiam ne estas permesataj laboristaj kunvenoj nek laboristaj ĵurnaloj? De kie ni ricevos helpon?

Pli ol 500 000 homoj estas ekzilitaj, forpelitaj de siaj hejmoj per la najbaraj faŝistaj regadoj el Makedonio, Trakio kaj Dobrudja. Ili ankoraŭ dumvivas en vagonoj pro manko de domoj, senlaboraj. Kaj eĉ plie ĉar ĉi tie estas multaj rusoj (emigrantoj), kiuj laboras kun pli malgranda salajro, kaj tiuj 500 000 senhejmuloj ankaŭ efikas je plia malaltigo de salajroj de la laborantoj kaj pliakrigas krizon de senlaboreco, — la mizero eĉ pli forte sentebliĝas. Sed tiu situacio favoras la fabrikistojn kaj senfeligistojn, ĉar la laboristoj ne povos striki.

La malsato plifortiĝas de tago al tago. Nia lando havis sufiĉajn nutraĵojn, sed la senfeligistoj eksportis ilin por 7 levoj po kilogramo por plibonigi la kurzon de nia mono. Sed kiam oni vidis, ke malsato atakis nian landon, tiam la faŝista registaro malpermesis la eksporton. Sed tio okazis tro malfrue. Por trankviligi la popolon, la samaj senfeligistoj anoncis per la tagĵurnaloj, ke malsato ne okazos, ĉar oni prenis antaŭzorgojn.

Ili aĉetis grenon de Jugoslavio, Rumanio, eĉ de Argentino, sed ne por 7 levoj, sed por 9—10 levoj po kilogramo. Tiel prenas antaŭzorgojn nia faŝista registaro, ne por la amasoj, sed por kelkaj senfeligistoj. Sama estas la historio pri bulbo, kiu antaŭe estis aĉetebla por 3—4 levoj po kilogr., sed nun kostas 12—14 levojn.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Ili nur serĉas, kie trovi komunistojn, por mortigi ilin. Antaŭ kelkaj semajnoj mi ricevis leteron de konatulo el Ŝumeno, kiu skribis al mi, ke tie okazis multaj arestoj de gelernantoj. La kaŭzoj de ilia aresto estas: ke ili dum unu semajno faris promenadon kaj fotografis sin. Unu bildo falis en manojn de la policistoj, kaj ili ekpensis, ke ili nepre estas komunistoj, kaj kaptis ilin. La policistoj batis ilin, tenis malsatajn kelkajn tagojn en malvarmaj ĉambroj kun rompitaj fenestroj, nur por ekscii ion de ili, sed nenion ili eksciis. La konduto de policestro estis tre malbona kaj malĝentila kontraŭ la lernantinoj.

Post tiuj arestoj, la policistoj arestis multajn ekskomunistojn, kiuj nun estas neŭtralaj, en unu malgrandan ĉambron ĵetante proksimume 50 personojn, tiel ke ili ne povis turni sin, kaj dormis starante dum la nokto. Ankaŭ al ili ne estis permesite iri eksteren por urini. Ili urinis de el unu rompita fenestro, kiu estis tre alta. Eĉ unu advokato, kiu ne povis urini de tie, urinis en sian galoŝon kaj metis ĝin tra la fenestro.

Antaŭ 5 tagoj estis sieĝitaj en unu domo en Sofio du personoj (vidu rap. en no. 20-Red.). La domo estis ekbruligita, kaj la kamaradoj brulmortis. Oni supozis, ke ili estis mortigintaj unu policiston. Sed tio ne estas vera. Sama estas la historio pri malkovrita nelegala komunista presejo, kie estis mortigita unu laboristo.

Ĉiutage la ĵurnaloj nepre anoncas po kelkajn mortigojn al laboristoj. La vivo ne estas sekura, kaj multaj junuloj jam forlasis la limojn de l’ lando. — Multaj laboristoj estas en malliberejoj, kaj iliaj familianoj estas sen subteno. Subtenu ilin! Kaj protestu kontraŭ tiu faŝista regado!

Oreolov.

TRA LA KLASBATALO

Post la buĉado de laboristoj dum la demonstracio 10. febr. en Praha, la indignitaj masoj faris 15. febr. grandan protestdemonstracion, kiu efektiviĝis spite la polican malpermeson kaj policanan kontraŭagadon. Pro la kreskanta plikariĝo de la vivo la laboristaro estas en stato de maltrankvilo kaj eksciteco.

La angla registaro decidis, resti ĉe la nuna sinteno kontraŭ la Sovet-Unio kaj ne elekti ambasadoron por Moskvo.

Germanio pagis ĝis nun 394,5 milionojn da markoj laŭ la Dawes-traktato.

En la komunumaj balotoj de Turingio (Mez-Germanio) la burĝaj partioj plibonigis siajn poziciojn.

En Bulgario la blanka teroro plufuriozegas. Multaj novarestoj okazis kaj mortkondamnoj de laboristoj.

En la granda antikomunista proceso antaŭ la Ŝtattribunalo en Leipzig la akuzanta estraro provas per ĉiuj rimedoj de bruta perforto senigi sin de la defendanta advokataro.

La 22. febr. okazis en Magdeburg demonstracio de la germanaj respublikanoj, organizitaj en «Regna Standardo»; samtage en Leipzig demonstracio de la Ruĝaj Frontbatalatoj kun protesto kontraŭ la ŝtattribunala klasproceso.

Ekonomiaj ciferoj el Italio

Indeksaj ciferoj

de la cirkulanta papermono de la prezo de la ora mono de la pograndaj varprezoj en paperaj liroj de la pograndaj varprezoj en oraj liroj de la vivkosto de la salajroj
1913—1914 100 100 100 100 100 100
1921 I duonjaro 772 460 551 120 560 540
1921 II 760 455 525 115 522 520
1922 I 751 389 517 133 503 515
1922 II 751 430 542 126 498 505
1923 I 716 401 539 134 495 480
1923 II 727 442 531 120 493 476
1924 I 713 443 545 123 517 474
1924 II 745 444 562 127 538 480
1924 decembro 745 449 593 132 580 485

Tabelo eltirita el artikolo de prof. Georgo Mortara, citita en artikolo de prof. L. Einaŭdi en la burĝa ĵurnalo «Corriere de la Sera» de Milano de 22. jan. 25.

El tiu ĉi tabelo oni vidas, eĉ laŭ la tute burĝa artikolverkinto, ke «ĝis la fino de 1922, vivkosto kaj laboristaj salajroj estis en kvazaŭa ekvilibro: kaj la tiatempaj laboristmovadoj (strikoj ktp.) nur celis konservi tiun ekvilibron». (Sed tiel ne skribis tiutempe prof. Einaŭdi!) «Sed poste la salajroj malaltiĝis» (pro la perforta ruinigo de la laboristaj kunligoj ktp.) «Kaj la vivkosto plialtiĝis, precipe pro la altiĝo de la hejm- kaj panprezoj.»

Reĝustigo kaj kompletigo

En n-o 19 (5. febr. 1925) de «Senn.» aperis raporteto pri la persekutoj, malliberigoj lastatempe okazintaj, resume pri la faŝista teroro furiozanta. Sed tiu ĝenerala skizo de situacio rumanlanda ne estis dediĉata al la SAT-anaro, nur pro malkompreno estas enpresita en S. La afero tiel staras, ke mia Leipzig’a korespondanto ricevinte de mi pseŭdonime signitan leteron (kiun mi signis pro singardemo pseŭdonime), verŝajne pensis, ke tiu letero estas represenda en S. — Mia malliberigo estis nur provizora kaj similaj malliberigoj pluraj okazas nuntempe, do tiu okazintaĵeto absolute ne estis inda por represo ¹). Ĉi-tiom por reĝustigo.

Por kompletigi la jam aperintan raporton, mi aldonas jenajn sciigojn:

La persekutoj «iomete» malvigliĝis, sed la esploroj ankoraŭ daŭras. Multajn kamaradojn kaj kamaradinojn la «siguranta» (speciala policorgano, kies fifamo eĉ trans la limoj estas konata) liberigis, sed la postsignojn de la konfesigo ili kunportis — surhaŭtigite. La esp-istoj ankaŭ estas liberaj. La «ĉefkrimuloj» estas jam forportitaj en fortikaĵo-karcero de Jilava apud Bucuresti. La procesoj komenciĝos nur, se la «tuta materialo» estos kolektita rilate ĉi «komploton kontraŭŝtatan»!

Sed dume la politikaj kaj ekonomiaj krizoj furiozas tra la tuta lando, la aro de senlaboruloj de tago al tago pligrandiĝas. Meze de urboj la luksego diboĉas, orgias, kaj ĉe la periferioj la mizerego mortigas la vicojn de l’ proletoj.

«Sennomulo».

  1. Ni opinias male, ke ĝuste tiaj personaj impresoj kaj travivaĵoj taŭgas por S., se ili verfakte respegulas ĝeneralan staton en iu lando. — Red.

Louise Michel

Dum januaro 1905 mortis nia kuraĝega kamaradino Louise Michel. Jam kelkaj semajnoj pasis depost la datreveno, sed ne ŝajnas al ni tro malfrue por rememorigi al niaj amikoj la noblan konsciencon de tiu virino.

Ni anarkistoj ne kutimiĝas krei idolojn el homoj kaj kurbiĝi antaŭ ili, ankaŭ mi tion ne faras hodiaŭ. Sed sur la socia batalkampo kelkaj individuoj pro plej absoluta ofero meritas nian emocian respekton kaj memoron.

Longa skribaĵo pri Louise Michel ne tiel valorus kiel la publikigo de ĉi-suba letero¹) en kiu ŝi mem klare esprimas siajn pensojn kaj idealon.

«Kial mi estas anarkistino?

Mi estas anarkistino tial, ke neniu alia ideo celas tute al egaleca justeco kaj feliĉo de la homaro.

Estas hodiaŭ minimumo de progreso atingenda, kaj kiam ni estos ĝin atingintaj, ni ekvidos limojn de alia horizonto kiun ni same trafos por malkovri alian, kaj tiel ĉiam, ĉar la progreso estas eterna.

La homo estos inteligenta kaj bonkora nur kiam li estos libera; nur Anarkio estas libereco.

Tuj poste kiam la homoj alprenis la potencon, ili koruptiĝas aŭ malspritegiĝas; aliparte la obeantoj same malnobliĝas. Neceseco por homaro elstari for de l’ terura mizero en kiu ĝi ĉiam vivis devigas al ago ti-kiuj sentas en si homan koron dum la batalo por libereco. Alproksimiĝas la horo plifruigita de l’ krimoj de grandnombraj regantoj, kaj iliaj defendrimedoj ne malhelpos la milionojn de malfeliĉuloj rifuĝi en Anarkio same kiel la hirundoj forkuras al pli milda klimato, kiam alvenas la mortigonta vintro. Ĉiu estulo volas vivi, ĉiu raso ankaŭ, kaj la nia malaperus en malfortiĝo kaŭzita de mizero kaj laboro, se la nunaj cirkonstancoj ne baldaŭ ĉesus.

Anarkio estas renoviĝo kiun nenio povas malhelpi. La despotaj institucioj falruiniĝas, la amaso ĉiam ampleksas kaj formos kvazaŭ marmoregon kiu kovros la malnovan mondon. La ŝtonaĝo devige malaperis, la nia nepre malaperos.

La rega potenco, la aŭtoritato, la privilegioj baldaŭ fariĝos armiloj tiel senutilaj kiel la jetlancoj aŭ la ŝtonjetiloj de la sovaĝuloj, ĉar jam depost longe sen alpreni la nomon, eĉ senkonscie, ĉiuj pensuloj, ĉiuj artistoj estas anarkistoj, la mondo estas antaŭprenita, la forpreno estas surprizo nur por la brutuloj.

Mi fariĝis anarkistino irante al Nov-Kaledonio, sur la ŝtata marŝipego kiu nin kunportis en kaĝoj kiel tigroj (oni esperis nin pentigi). Tie, inter la ĉielo kaj la akvo povante nenion fari, ni pripensis.

  1. Tradukita kun permeso de la posedanto, filo de la ricevinto.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Nu! ĉar mi jus estis vidinta niajn amikojn de la Komuno¹) honestaj, bravaj, sindonemaj, senkapabliĝi en regado, tiamaniere, ke la Komuno ĉiam timante fari malbonon, montriĝis energio nur en defendo kaj morto, mi bone konsciis, ke anstataŭi malbonajn homojn per aliaj homoj eĉ revoluciaj kaj bonaj, ŝanĝas nenion al la sklavigo de la plejmulto. Ni devas batali ne nur kuraĝe sed ankoraŭ logike, kaj la logiko postulas, ke la popola plejmulto fine profitu de revolucioj. Sufiĉe longe ĝia sango surverŝis la teron por ke ĝi fine ricevu la rikolton.»

Londono, 1. febr. 1895. Louise Michel

SAT-anino 2198

Strikoj en privataj entreprenoj de Sovet-Unio

Revzin

Ekonomia konsumo de l’ lando, kiu rezultis pro imperalisma kaj civita militoj, taskigis al sovetpotenco restabiligon de produktivaj fortoj de lando. Ĉi tasko estis la plej grava kaj ĉefa. Al tiu restabiligo, komencita per efektivigo de nova ekonomia politiko, ni allogas ankaŭ privatan kapitalon per farmigo al ĝi de malgrandaj kaj mezegrandaj entreprenoj kaj ankaŭ per disponigo al ĝi de rajto konstrui proprajn entreprenojn. Sur tiu grundo dum la jaroj de nep (nova ekonomia politiko) kreskis kaj disvolviĝis miloj da malgrandaj privataj entreprenoj kun apliko de dungata laborforto, kiu nuntempe sumas proksimume 3—4% de tuta kvanto de industriaj laboristoj en Sovet-Unio.

Disvolviĝo de privata kapitalo, malgraŭ mallarĝa sfero de malgrandaj entreprenoj, metis antaŭ profunioj la taskon defendi ĉiuflanke kaj ĉiumetode ekonomiajn interesojn de laboristoj en ilia batalo kontraŭ kapitalo. Ĉi lukto ne malofte akceptis akrajn formojn de l’ striko, gvidata de profesiaj unuiĝoj.

Dum strikoj en privataj entreprenoj okazis daŭraj klaskonfliktoj sur grundo de profunuiĝa defendo de laboristaj ekonomiaj interesoj; ĉi konfliktoj en cirkonstancoj de soveta ŝtato, dank’ al gvidado de profunuiĝoj kaj persisteco de laboristoj, finiĝis en plej granda kvanto da kazoj per venko de laboristoj. En tiu sfero ni do povas noti sufiĉe grandajn sukcesojn.

Analizante strikmovadon en privataj entreprenoj, ni vidas intensan kreskadon de la strikoj kaj ĉiam pligrandiĝantan persistecan karakteron de ili, kio atestas akran lukton inter laboro kaj kapitalo.

Se en 1922 j. la kvanto de registritaj strikoj en privataj entreprenoj estis 99 kun la kvanto de partoprenintaj laboristoj 4 800, do en 1923 j. relativaj ciferoj estis jam 135 kaj 5 200²).

  1. Ribelego en Parizo 1871, al kiu aktive partoprenis Louise Michel.

  2. Laŭ statistiko de centra oficejo de laborstatistiko. Laŭ sama statistiko estas donitaj ĉiuj aliaj ciferoj en la artikolo.

Se ni esplorus la nombrojn de perditaj «homo-tagoj» dum la strikoj en privataj entreprenoj, ni vidus, ke en 1922 j. estis 15 206, en 1923 j. jam 25 067, kaj dum unua duonjaro de 1924 j. 13 309.

Ankoraŭ pli mirigajn ciferojn ni havas, kiam ni esploras la nombron de perditaj homo-tagoj por unu striko. Tiu nombro estis 1922 j. 165 da homo-tagoj, en 1923 j. — 191, kaj dum unua duonjaro de 1924 j. — 325. Samtempe preskaŭ 50% da strikoj havis dum ĉi jaroj daŭrecon da pli ol 5—10 tagoj meznombre, variante malmulte en tiun aŭ alian flankon. Entute ĉi-kaze estas proksimiĝo al ĝisrevolucia daŭreco de ekonomiaj strikoj, kiu laŭ Stopani estis iom pli granda, ol 5 tagoj meznombre.

Esplorante la kaŭzojn de strikoj en privataj entreprenoj, ni vidas treege instruivan bildon.

Montriĝis, ke pli ol 50 proc. da strikoj dum 1923 kaj 1924 okazis pro rifuzo de privataj entreprenistoj pri faro aŭ efektivigo de farita kolektiva labortrakto.

Tio signifas, ke privataj entreprenistoj obstine kaj kruelighte [?] ne volis agnoski la rajton de laborista kaj de profunuiĝa kontrolo kaj partopreno en difino de kondiĉoj kaj pripago de laboro en entrepreno. Ĝi signifas, ke privataj entreprenistoj, restinte fidelaj al sia naturo, volis kaj volas senkontrole, arbitre kaj nelimigite ekspluati laboristojn, ne dezirante atenti profunuiĝon. Sur tiu grundo ne malofte okazis, ke privata entreprenisto provis deŝiri laboristojn de profunuiĝo, provokante ilin per ia fipago por rifuzo de profunuiĝa defendo. Sed ĉi tio ne prosperis kaj ne prosperas al ili. La persisteco de laboristoj, ilia klaskonscio, kaj iafoje nur klasinstinkto obligis al profunuiĝoj sukcese refuti ĉi provojn kaj per obstina striklukto devigi privatajn entreprenistojn akcepti kolektivan labortrakton, efektivigi ĝin kaj ankaŭ agnoski profunuiĝon.

Certe, kiel kaŭzoj de strikoj estis ankaŭ memstaraj postuloj je plialtigo de salajroj, sed tutan nombron de ĉi-specaj strikoj estas malfacile difini ĉar kutime la postuloj pri plialtigo de salajroj estis direktataj al entreprenistoj samtempe kun kolektiva labortrakto.

Interese estus noti, ke ĉiujare preskaŭ 25% da strikoj komenciĝis sur bazo de malĝusttempa pago de salajroj.

En ĉi kazo ni ne povis havi influon kaj premon ti-kiun faras helpe al profunuiĝoj la kompartio kaj sovetpotenco sur ŝtatajn organizaĵojn en afero de ĝustatempa pago de salajroj.

Kun helpo de partio kaj sovetpotenco kaj pro penemo de mastrumaj organizaĵoj mem ni en ŝtata industrio preskaŭ tute forigis malĝusttempecon de salajropago. En privata industrio ni do havas antaŭ ni klasan malamikon, kiun per persista lukto laboristoj sub gvidado de profuniĝo devigas pagi salajron.

Fine, gravas noti, ke dum 1924 j. (temas ĉie nur pri unua duonjaro de 1924) ni havis ĉirkaŭ 10 proc. da strikoj kaŭze de maldungo de laboristoj. La procento de tiaspecaj strikoj pligrandiĝis kompare al 1922—1923 du-trioble. Ĝi ankaŭ asistas ĉiam pligrandiĝantan obstinan lukton tikiun profunuiĝoj procedas kontraŭ privataj entreprenistoj defendante la interesojn de laboristoj.

En la strikoj sur tiu bazo antaŭ ni reaperas malnovaj ĝisrevoluciaj bildoj, kiam entreprenanto per maldungado penis forigi maldezirindajn por li laboristojn. Sed nun tio estas jam malpli facila. Ekzisto de fortegaj profunuiĝoj en cirkonstancoj de soveta ŝtato obligas al laboristoj, troviĝantaj en privataj entreprenoj sukcesan defendon de siaj interesoj kaj rajtoj. Tion oni pli bone vidos, se ni esploros rezultojn de strikoj.

Laŭ rezultoj strikoj dividiĝas jene:

Gajnitaj de laboristoj — Entute Parte Malgajnitaj de laboristoj
1922 . . 78.0 13.2 8.8
1923 . . 76.7 11.3 12.0
1924 . . 66.7 23.8 9,5

Tiamaniere ni havas entute pli ol ⅔ da strikoj gajnitaj de laboristoj. Sufiĉe granda kvanto estas gajnita parte (13 ĝis 23 proc.). En neniu, eĉ plej demokratia, kapitalisma ŝtato ni havis ion similan. Tio estas klara por ĉiu laboristo.

Tamen, ni ne devas malatenti, ke ni havas ĉirkaŭ 10 proc. da tute malgajnitaj strikoj. Ni devas atenti klariĝintan tendencon de malpligrandiĝo de tute gajnitaj strikoj. La strikoj fariĝis pli obstinaj, ilia kvalito, rilate al aperigo de klasaj kontraŭecoj, fariĝis pli alta, la lukto fariĝis pli malsimpla.

La malgajnitaj strikoj ĝenerale rezultis pro ilia nepreparitreco, pro malĝusta opinio pri cirkonstancoj, aŭ pro malserioza rilato al la striko entute. Similaj kazoj estis. Estis provoj deklari strikon per nura decido de unuiĝo, sen atento de la spiritstato kaj sen antaŭpreparo de laboristoj. Ĉi strikoj finiĝis ne malofte per malsukceso kaj neniigo de profunuiĝa aŭtoritato. Kontraŭ similaj strikoj oni devas decideme lukti.

Elrusigis Eug. Sulje (248) (laŭ «Pravda» de 6. febr. 25).

KORESPONDEJO

Al ĉiuj. Ni petas raportetojn koncizajn por la fako «Kroniko», por ke ni povu doni informojn el tuta mondo pri stato de la esp. lab. movado. Red.

  1. Ni uzos vian alvokon-tradukon nur okaze de bezono.

  2. Okaze ni uzos la manuskripton.

  3. Ni uzos viajn notojn okaze.

H. Ŝ. L. Vian artikolon pri signifo de esp. ni ricevis. Tamen, la ideoj jam estas tro konataj al SAT-anaro. Do ni ne povas represi.

N. B.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

SAT-MOVADO

La edukado-taskoj de sennaciulo

Nia epoko estas epoko de grandegaj reformoj kaj revolucioj.

La granda ŝanĝo de l’ sociaj klasoj ĉe la direktiloj de kelkaj landoj de l’ mondo faris multsignifan puŝon antaŭen laŭ progresa linio en ĉiuj sferoj de l’ vivo, scienco, tekniko kaj ideologio de l’ sociaj amasoj.

Por ni, sennaciuloj, precipe malfremda estas la renaskiĝanta en novaj formoj edukado de l’ estontaj membroj de l’ altekultura homaro.

La falantaj fortikajoj de naciaj interesoj kaj anstataŭantaj ilin klasaj interesoj forviŝas la limojn de l’ regnoj kaj larĝigas ĉirkaŭrigardon de ĉiu pensanta homo, ekinteresiĝinta pri sorto de l’ estonta homaro.

Niaj nuntempaj gazetoj, spite la eksterajn titolojn: «En la fremdlandoj», «En nia lando», «Ĉe ni», prezentas laŭ sia interna enhavo plenan nedisigitan vivon de l’ homaro, kiun ligas multaj komunaj interesoj, komunaj celoj kaj taskoj. Ofte okazas, ke preskaŭ tutaj paĝoj multkoloras per sciigoj pri plej aktualaj demandoj de la tutmonda vivo.

Nun ni jam maloftege povas trovi iun ajn fosiliulon, kiu vivus nur per siaj hejmaj interesoj. Eĉ la plej ekstrema konservatulo, naciulo, ŝovinisto avidege legas diversajn informojn el-post la limoj — ili vivas per aktualaj tutmondaj demandoj,

Antaŭ la SAT-anoj leviĝis en plena kresko la demando pri nova edukado kaj klerigado de nia juna generacio. Nun ni devas forĝi ne plu civitanon de iu lando, sed anon de l’ tuta mondo. Krom tio, por esti adepto de la interklasa batalo, defendanto de interesoj de la popolamaso — proletaro — ni devas forte kaj rapide maldekstrigi la direktilon, jeti malaman rigardon la limojn de l’ regnoj kaj ĉirkaŭpreni per larĝa rigardo la senfinajn malproksimojn de l’ horizonto — fariĝi veraj sennaciuloj.

Niaj infanoj tiam en niaj manoj elkreskos anoj de l’ monda socio, en kiu regos interkomprenado sen peruloj, komunikiĝado tute libera kaj klasaj unuiĝoj en grandega mezuro.

Diversaj «Internacioj» efektive fariĝos organoj de unuiĝoj de siaj anoj. En tiuj internacioj la lingva diverseco estas nuntempe la plej terura malhelpilo por interproksimigi la anojn al la popolamaso.

Kaj antaŭ ni, sennaciuloj kuŝas grandega tasko de edukad-laboro.

Ni devas niajn infanojn allogi al la internaciismo, konvinki pri neevitebleco de akcepto de komunikiloj en ĉiuj sferoj de l’ vivo.

La homaro posedas unu solan sciencon en la sfero de l’ tekniko, ekonomiko, ĝi preskaŭ nuligis la grandegajn distancojn per disvolvo de l’ vojoj, konkirinte eĉ la aeron, per disvolvo de l’ skriba kaj buŝa komunikiĝo, utiliginte la poŝton, telegrafon, telefonon ĝis neekzistintaj mezuroj.

Sed bedaŭrinde mankas viva komunikiĝo. Ni homoj de diversaj nacioj malgraŭ nia proksimo, kunveninte, stulte rigardas unu la alian kaj deturniĝinte, disiras flanken, kiel tute fremdaj homoj.

Necesas montri al la infanoj la tutan malnaturecon de tiu ĉi situacio kaj laŭgrade paŝo-post-paŝo, eduki en ili konvinkojn, proksimajn al niaj SAT-anaj perceptoj.

Unuvorte por la SAT-anoj ne estas sufiĉe da ordinara laboro en propagandado de nia ideo, necesas sistema longtempa pedagogia laboro pri edukado kaj instruo de l’ infanoj.

Tiu ĉi sola laboro, eĉ sen instruo pri la lingvo mem, jam estas celkonforma laboro de esperantisto, laboro de moviganto de l’ monda progreso. Poste al tiuj infanoj sufiĉos ekhavi malgrandan eksteran impulson, por fariĝi vera SAT-ano, ĉar ellerni la lingvon por li konvinkita en la ideo kostos tre malmulte: la interesiĝo estas la plej fidela movilo.

Nia socia agado devas akcepti la saman direkton: necesas prepari la sociamasojn al la fakta komunikiĝo, disvolvi en ili intereson al senpera komunikiĝo, konvinki ilin en la valoro ne de papera proksimeco, sed de la rekta, senpera: la plej bona rimedo por komunikiĝo devos fariĝi ĉe ili la radio-telefono kaj parollingvo.

Sed kiel tiu, tiel la alia postulas akcepton de internacia lingvo.

Per tio la unua stadio de la tasko de esperantisto-propagandisto estas farita.

Tia estas ideologia flanko en la pedagogia laboro de sennaciulo.

Efektivigo de niaj ideoj en la vivo estas tasko de la estontaj socianoj, kaj ni — sennaciuloj — estas edukistoj de tiuj homoj.

Ni devas fiere porti nian standardon verd-ruĝan kaj esti avangardo en la movado.

N. Ŝevĉugov, Omsk.

Kiajn rondojn laborulajn ni devas akceli?

Tre grava estas por ĉiu SAT-ano la problemo — inter kiuj rondoj ĉefe gvidi sian laboron, kiujn kategoriojn de laboruloj speciale akceli per sia porklasbatala uzo de esperanto.

La burĝaro estas difinite forpuŝita de nia regularo. Sed ankaŭ inter la laboristoj estas ja diversaj grupoj: la laboristoj intelektaj (en senco plej vasta), industrilaboristoj kaj eĉ manlaboristoj.

Tiu problemo pri prefero de iuj rondoj speciale konvenaj kaj favoraj por la per-esperanta porrevolucia laborado — estas speciale akra en Sovetio.

Verŝajne estos interese ankaŭ por la kamaradoj eksterlandaj — ekscii ion pri la konsideroj de sovetlandaj esp-istoj tiurilataj.

Lastatempe aŭdiĝis proponoj pri speciala laborado inter la profesioj de inteligentaj laboruloj: poŝtistoj kaj instruistoj unuavice.

Oni eĉ tendencis pli kategorian decidon — labori nur ekskluzive en tiuj medioj, zorgi nur, ke tiuj kategorioj de laboruloj uzu kaj praktike apliku nian lingvon.

Estis konsideroj, ke laboro esperanta inter aliaj profesianoj — ĉefe inter industri- kaj manlaboristaro — estas nenecesa kaj malutila — same de politika klasbatala, kiel de esperanta vidpunkto.

Nature laborulon politike kaj socie analfabetan, oni devas instrui ne pri esperanto, sed pri certaj elementoj de politika scio. Same oni devas unue konigi al laborulo lian propran lingvon kaj nur poste esperanton. Tio estas natura kaj komprenebla postulo de prudento kaj racio.

Tamen esperanto devas esti disponigata al uzo de ĉiuj laboruloj — por iliaj internaciaj bezonoj. Analfabetajn intelekte kaj socie laborulojn ni ne celos kaj ili ja ankaŭ ne venos al ni. Sed ni vidas multajn laboristojn kun larĝa mondkoncepto kaj evoluanta intelekto, kiuj celas ekposedi la internacian lingvon. Ili estas multaj en Sovetio. Despli multaj ili estas en eksterlando.

Tiujn laboristojn ni devas tiri al nia rondo, konduki en nian laboron.

Se ni ne pensos pri tio — nia organizajo riskos degeneri kaj perdi vivajn ligojn kun la kerno de la laborista klaso: — industri- kaj manlaboristoj.

Sed samtempe ni devas konstati, ke tre certe laborulojn intelekte evoluintajn kaj havantajn larĝajn mondkonceptojn — ni trovos unuavice kaj plej facile inter la klasbatalaj profesiaj unuiĝoj specialaj, similaj al tiuj de la poŝtistoj, instruistoj, teknikistoj ktp.

Tiujn profesiajn unuiĝojn oni devas akceli kaj provi almiliti. Membroj de tiuj unuiĝoj estas ordinare sufiĉe memstaraj por povi memstare juĝi pri la afero, ne atendante juĝon de iuj unuiĝaj aŭtoritatuloj. Tion ni devas profiti.

Oni devas atenti nian malfortecon, kiu malhelpas al ni gvidi nian laboron samtempe kaj kun sama intereseco inter laboruloj diversspecaj. Ni devas atenti, ke plej produktiva tamen estas ne izola varbado kaj altiro de SAT-anoj, sed altiro de certaj grupoj kaj unuiĝoj.

Atentante tion ni koncentrigu niajn fortojn liberajn kaj direktu ilin al unu punkto — al laboro inter laboruloj de — speciale por ni konformaj — profesioj.

Tio nature ne devas ĝeni kaj malhelpi la jam faratan laboron en rondoj aliaj.

Ĉie kaj ĉiam povas aperi specialaj kondiĉoj favorantaj laboron en rondoj kaj medioj aliaj.

Tamen en ĉiuj okazoj, kiam necesos elekti — kien direkti la fortojn liberajn, per tiuj fortoj estu akcelataj la profesianoj kaj profunuiĝoj specialaj, pri kiuj ni jus parolis.

Estus tre interese por ni, tralegi en «Sennaciulo» — opiniojn pri tiu punkto ankaŭ de alilandaj SAT-anoj.

E. Drezen, Moskvo.

Alvoko

La propagandvespero ĉe Moskva Centra Telefon-Stacio (vidu Kroniko n-o 20) havis la sukceson, ke favora rezolucio estis akceptata, kaj studrondetoj malfermiĝis. Mi petas la SAT-anaron, helpi pliprofundigi la sukcesojn konkiritajn ĉe la I. R. H.-organizajo (kiu havas ĉ. 1700 membrojn nur inter la gelaboristaro de Moskva Telefon-Stacio) kaj interrilati kun ĝi pro diversaj niaflankaj bezonoj. Krome tiu ĉi organizajo bezonas sciigojn pri la vivkondiĉoj de la politik-enkarcerigitoj en viaj landoj, pri viaj vivkondiĉoj, laborista movado ktp. Laŭeble sendu bezonatajn sciigojn laŭ adreso: Moskvo, Centra Telefon-Stacio. Al MOPR, aŭ Moskvo, Centra Telefon-Stacio. Al Solovjovoj. (Ĉar tiu organizajo enhavas la junularan kaj pionir-sekciojn). Viaj gejunularo kaj geknaboj ankaŭ povas havi respektivajn interrilatojn kun ĉi org-ajo.

Se vi deziras tutmondan triumfon de esp., agu kaj subtenu laŭ devizo: Ĉiuj por unu, kaj unu por ĉiuj!

Ponjatovski.

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

DISKUTEJO

Ĉu dikredanto povas esti SAT-ano?

Fakto estas, ke granda nombro da laboristoj havas religian kredon. Multaj inter ili nepre devas havi kredon je dio, se ili ne volas malesperi je la mondo. Tiaj homoj simple bezonas modelon perfektan. Ĉar tia ne ekzistas sur tero, por ili dio estas realajo. Ili insistas ne esti idoj de simioj. Por ili la vivo sen kredo ne havas tiom da valoro esti travivata ne sole pro mizero, laborado, batalo, sed ankaŭ pro malsano, malfeliĉo kaj fine morto. Konsiderante tion per sia akra prudento, li ne povas kontentiĝi per la konsolo, ke li daŭrigos vivi en siaj infanoj kaj farinte sian devon dumvivan. Li demandas sin, ĉu efektive ĉio, kion mi efikis dum eble longa vivo, estis vana. Kiel skribis je sia fino Zamenhof: Malsaniĝinte, li ne povas trankviligi sin per darvinismo; tiam li devus riproĉi al la naturo, kial ĝi ekipis lin per tiom da prudento, staranta dumvive tiom alte super la besto. Tamen la lasta estas pli feliĉa, nenion sciante pri sia finsorto. La homo sen kredo je eterneco estas la plej bedaŭrinda estajo.

La sciencularo ĝis nun ne sukcesis pruvi, ke kreinto ne ekzistas, aliflanke scipovo pri homa spirito estas tre malkompleta, kampo ĝis nun ne sufiĉe esplorita, plej ofte hipotezoj — la sciencaj asertoj.

La SAT-movado, staranta sur bazo de la socialismo, malatentas tion. Pro tio multo da laboristesperantistoj ne SAT-aniĝas, nek proletarioj social(ist)iĝas. Socialismo pro tio malhavas grandan batalantaron, eĉ plej ofte kontraŭularon. Se la socialismo volas plenumi sian mision, ĝi bezonas ĉiujn laboristojn.

Nu, ĉu efektive la dikredo estas tiom danĝera al socialismo? Mi asertas, ke ne; monoteisto prave povas esti socialisto, eĉ anarkisto, kion Tolstoj pruvis. Ĉu la socialismo ne agus pli bone, se ĝi konsiderus la religion privata afero por ĉiu kaj lasus feliĉiĝi ĉiun laŭ sia imago? Ne, ĝi ne povas esti indiferenta en tiu afero, ĉar gvidado de religio troviĝas preskaŭ nur en la manoj de servistoj de la posedanta klaso kaj kontraŭsocialistoj. Do socialismo kontraŭbatalu pastraron, kiu estas demagogaro, kaj establu socialistan pastraron. La tezoj de Jesuo neniel kontraŭstaras socialismon, ofte oni aŭdas, ke li estis la unua socialisto. Mi skribas tion supozante, ke la religio tial estas atakata tiom akre de socialismo, ĉar ĝi estas ilo de ekspluatistaro, kiu ja mem nenion kredas. Do oni lernu el ilia taktiko, kreante per proletara religio instrumenton, kiun ĝi pli rajtas fari ol kapitalismo, pro siaj homaraj tendencoj. Tiam socialismo povas montri kaj instrui, ke nur taŭgas jena batalo: liberigi la homaron de ĝia jugo. Kiom longe vi forpuŝos kredantaron el socialismaj tendoj, tiom longe ili rifuĝos al pastraro kapitalisma, kaj ilin ne povas atingi la scio pri kapitalismo. Ili restas malamikoj de ĉi lasta. La batalsagoj trafu la salajratajn servistojn de l’ burĝa ŝtato, predikantaj patriotismon, militon, aŭtoritaton. Al ili estu riproĉate, ke mortigo laŭ ordono estas ankaŭ murdo, ke ili nur ŝirmas posedantojn, kaj ke ne povas ekzisti riĉaj kristanoj, se ankoraŭ vivas tiom da mizeruloj.

Mi komprenas, ke homoj ne vidintaj ion alian, ol plej nigran katolikismon, liberiĝinte de ĝi, povas imagi, ke per kristanismo la socialismo povus ion profiti. Fakto estas, ke la unuaj[?] kristanoj vivis efektive komunisme. — Dum pasinta parlamentbaloto prusa samtempe okazis baloto por konsilantaro de evangelia eklezio. La socialista gazeto postulis, ke ĉiu socialisto plenumu ankaŭ en tio sian devon, elektante socialistojn kristanajn, por ke eksiĝu ŝovinistaj konsilantoj, kio pruvas, ke socialismo devas atente konsideri religion, kaj iam ĝi devas akcepti ĝin.

Ĉu iu imagas, ke Soveta Rusio povus forigi la religion? Certe eklezio kaj sovetio adaptiĝos unu al alia pri demandoj konsciencaj. — La socialismo zorgu, ke ĝi disvastigos la verajn tendencojn de la doktrino de Jesuo, tiam ĝi plenigos siajn vicojn, finvenkos, savos kredantaron el la ungegoj de pastraro, kaj neniu povos riproĉi al ĝi, ke estante socialisto li havus konflikton kun sia animo.

Friedr. Gauch, Frankfurt a. M.

Fariĝu ĉiu el vi lab. korespondanto! Kiamaniere?

Multaj el niaj kamaradoj, havante la bonan volon fariĝi lab. korespondantoj kaj provizi «Senn»-on per taŭga materialo, ne scias kiel plej bone fari. Jen, kion la redakcio bezonas, kaj kion ĉiu bonvolulo povas liveri:

Ni ne deziras: teoriajn artikolojn, rezonadojn, diskutojn pri filozof-religiaj temoj, proponojn pri aferoj ne efektivigeblaj de ni kaj tial nediskutindaj, aŭ netuŝantaj nian faklaboron.

Ni deziras: informecajn artikolojn pri lab. movado vialanda, viadistrikta, vivkondiĉoj de lab-istaro, strikoj, bataloj ktp., pri hejma vivo, se ĝi karakterizas specialan laboristan situacion en iu loko; konsilojn, se ili estas praktikeblaj kaj servas nian faktecan laboron. Se okazas en via regiono io aktuala, kio rilatas lab-istaron, ĉu temas pri minkatastrofo, persekutoj, arestoj aŭ io alia, ni petas tujan raporton. Ni eĉ akceptas nelerte verkitajn, abruptajn, malkompletajn, telegrafstilajn raportetojn, se ili pridiras ion gravan, menciindan.

Respondeca pri la vero de l’ sciigoj laŭ sia konscienco estas ĉiu SAT-korespondanto.

Grava Enketo

La pedagogia sekretario de Eduk-Intern jus publikis jenan cirkuleron petanta informojn de ĉiulandaj instrulaboristoj aŭ kompetentaj kamaradoj.

SAT-anoj vi nepre respondu per esp.o (akceptata de Eduk-Intern) aŭ petu informojn de instruista k-do.

I Lernejaj konsilantaroj

Ĉu ekzistas en via lando gepatraj kaj instruistaj konsilantaroj? Informu pri: a) ilia konsisto kaj elekto b) iliaj taskoj kaj povoj c) iliaj agado kaj rezultatoj.

II Kritiko de lernolibroj

a) Ekzamenu la lernlibrojn plej uzatajn en via lando (pri legado, poezioj, kantoj, historio, geografio, moralo) kaj ankaŭ la oficialajn instrukciojn kaj programojn por elmontri ilian nacionalismon kaj burĝklasan ideologion. b) Sendu studojn jam pri tiu temo verkitajn en via lando.

III Kontraŭ religia instruado

a) Kiel sin tenas la aŭtoritatuloj de via lando rilate al:

  1. la religia instruado en ŝtatlernejoj
  2. la lerninstitucioj de religiaj sektoj.

IV Laboristaj infangrupoj

Kiuj organizajoj starigis infangrupojn proletariajn? Kian agemon montras en ili la instruistoj, la gvidantoj? Sendu ĉion al:

Maurice Van de Moortel pedagogia sekretario de Eduk-Intern rue Joseph Stevens, Bruxelles (Belgio).

KRONIKO

Britio

London. Ĉe kunveno de Lab. Esp. Klubo k-dino Sujadinova parolis pri K. Liebknecht kaj samtempe pritraktis la persekuton de niaj alilandaj k-doj. Pro ŝia alvoko ni sukcesis kolekti 15 ŝil. kiujn ni sendis al la Intern. Klasbatala Suferant-Helpo (brita sekcio). 3398.

Manchester. Post kiam BLES-anoj aliĝis al SAT-grupo, tiu kreskis kontentige. Dum la unua oficiala kunveno estis elektitaj k-do Frank Elder kiel estro, k-dino France sekretario, k-do L. Rosenbloom bibliotekisto. Aranĝo de nord-angla SAT-konferenco decidita por junio. Dum 1 majo publika propagando intencita. Reklamfolio nacilingva estos presita. Spacon en du novaj maldekstraj gazetoj oni petas. Fremdaj vizitontoj, SAT-anoj, turnu sin ĉiufoje al k-do Elder, 36 Brunswick St., Altrincham ap. Manchester. (Tio rilatas tutan Brition). B. F.

Sovet-Unio

Gomel. Estas organizita gub. filio de SEU. Societo vigle laboras. Esp-o havas grandan sukceson en lab. medioj. Unuan tagon sin anoncis 60 k-doj dezirantaj lerni esp-on. En proksimaj tagoj malfermiĝos kursoj. Ĉefan laboron faras k-do M. Polsemen. M. P.

Kalaĉ. En nia provinca urbeto esp. estas tute nova. En marto 24 kelkaj memstare komencis studi la lingvon. Dum festvespero 12. dec. k-dino Ermilova faris unuan raporton pri esp. kaj IRH. Ĉeestis 400 personoj. Dufoje en loka gazeto sindikata aperis art. — Pro dombrulo de klubo laboro provizore ĉesis. Nur 23. jan. k-do Ĉerenkov faris lekcion pri esp. Ĉeestis 70 p. Laste estis organizita iniciativa grupo, kiu varbis por fondo de Societo de esp-istoj. Dezirantaj troviĝis 120 p. La Societo nun funkcias sur platformo de SEU kaj SAT. En kurso de Part-Sindikata Klubo partoprenas 50 p., krom tio k-do Ĉerenkov instruas 30 infanojn en infandomo. 4093.

Usono

Fondiĝis Nord-Amerika Laborista Asocio kun provizora centra oficejo en Rockford, Ill. La nov-yorka grupo de 24 membroj aliĝis. La asocio estas gvidata de SAT-anoj. G.S.

Estu preta!

Gejunuloj de ĉiuj landoj! Ĉu vi scias, ke junaj pioniroj en Odessa en kunveno de 25.2.1924 decidis unuanime: «Ĝis la oka datreveno de Oktobra Revolucio devas esti neniu pioniro nescianta esp-on, por ke ĉiuj senpere povu komunikiĝi kun siaj eksterlandaj kamaradoj»?

Tial ni, gepioniroj de Laborlernejo n-o 50, lernante jam esp-on deziras komunikiĝi kun gekamaradoj de la tuta mondo. Ni petas ĉiujn skribi al ni pri junulaj organizajoj, pri junula kaj geknaba vivo, lernado, laboro, novaj moroj, sporto, ekskursoj, someraj tendaroj ktp. Sendu fotografajojn, desegnajojn, vidajojn el via vivo.

Ni niavice reciproke sendados al vi la samon el nia vivo.

Ni bezonas esperantajojn por legado kaj lernado ankaŭ por propaganda ekspozicio.

Ni alvokas ĉiujn gejunulojn senprokraste decidi pri ellerno de esp.o. Al nia «Estu preta» ni aldonu «Lernu esperanton», ĉar sendube per esp.o ni pli rapide atingos nian celon.

Adreso: Esperanta grupo de pioniroj gvidanto V. Vozdvijenskij Ŝkola n-o 50 Konnaja 46 Odessa USSR.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

Lingvaj demandoj

Pri la landnomoj¹)

K-do Botvinkin tute pravas, dirante, ke la solvo proponita de la ianoj ne estas iel pli bona ol la solvo de la ujanoj. Efektive, ĉar la esenca kaj precipa kondiĉo de internacia lingvo estas la facileco, kiu necesigas logikecon, simplecon, unuformecon, senesceptecon, tial la kerno de la demando kuŝas ne en la elekto de ia sufikso, sed en la forigo de la duobla formado de landnomoj, el kiuj unuj estas sensufiksaj, dum aliaj estas kunsufiksaj. La sola logike kaj praktike taŭga rimedo por unuformigi tiun formadon estas, samkiel proponas k-do Botvinkin, la sensufiksigo de ĉiuj landnomoj kaj la sufiksigo de ĉiuj nomoj de nacianoj. Laŭ la ekzemplo de la naciaj lingvoj oni montras la loĝanton ne per aparta sufikso, sed per la simpla, tute klara kaj oportuna esprimo: loĝanto en.

Ĉiu ajn landnoma sufikso estas forjetinda ne nur ĉar senutila, sed ankaŭ ĉar ne ĝenerale internacia. La aserto, multe ripetita, sed nesufiĉe kontrolita, ke i- estas sufikso internacie ĝenerale uzata por montri landnomojn, estas neĝusta, ekzemple: England (angle, germane, svede), Angleterre, Inghilterra, Inglaterra (hisp., port.), Angolorszag; Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa; Sweden, Schweden, Suède, Sverige; France (angle, france), Frankreich, Frankrike; Denmark, Dänemark, Danemark, Danimarca, Dinamarca, Danmark; Greece, Griechenland, Grèce, Grekland, Hellas; Norway, Norwegen, Norvege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko; Poland, Polen (germ., dane, norv., svede) Pologne, Polsko, ktp. Plie, oni nesufiĉe rimarkis, ke la sufikso i estas, en plejmultaj lingvoj, kiuj uzas ĝin, tre diverssenca kaj tre konfuziga, ĉar ĝi montras ne nur kelkfoje kontinenton aŭ regnon aŭ provincon, sed ankaŭ ofte multajn aliajn aferojn: scienco, arto, propra nomo de virino, abstrakta kvalito, abstraktajo, rezulto de la ago, aro aŭ kolektivajo, profesio aŭ metio, ejo, ktp.

Pri la plejmulto de la landnomaj sensufiksaj radikoj, la internacieco estas facile videbla kaj la elekto glata: Itali-o, Rusi-o, Siberi-o, Turki-o, Rumani-o. Germani-o, Litovi-o, Englando, Nederlando, Finnlando, Egipto, Perso, Portugalo, Ĉino, Japano ekzemple estas tute bonaj kaj la devenigitaj nomoj de nacianoj estas ofte internaciaj: Itali-ano, Rusiano (angle: russian; france: grand-russien), Turkiano, Rumaniano Germaniano, (angle: german-ian), Nederlandano, Englandano, Finnlandano, Egiptano, Persano, Portugalano, Ĉinano, Japanano. Al tiuj, kiuj trovas, ke kelkaj kunsufiksaj nacianaj nomoj estas iom longaj, oni povas respondi, ke mallongeco de la vortoj, kvankam dezirinda, tamen ne estas esenca kaj precipa kondiĉo de lingvo internacia, kaj ke simpleco kaj unuformeco estas multe pli gravaj kvalitoj.

Ĉar plej ofte aŭ eĉ tute ne ekzistas la litero i en la nacilingvaj formoj, kiujn la ianoj tradukas per Svisio, Svedio, Francio, Anglio, tiuj ĉi formoj estas forjetindaj kaj anstataŭindaj per la vere plej ĝenerale internaciaj seniaj formoj: Sviso (Svislando estas germana kaj angla, sed tute ne internacia formo), Svedo, Franco, Englando.

Restas nur seso aŭ sepo da radikoj, pri kiuj oni povas heziti; tamen la interkonsento estos ebla, se nur oni komparos la diversajn nacilingvajn formojn kaj atentos pri la relative pli internaciaj: Spanio, Grecio (la formo Grekolando, kiun uzas, oni ne scias kial, plej multaj el la ianoj, estas nur germana, sed tute ne internacia), Polno, Danmarko, Belgio, Aŭstrio.

La sensufiksaj nacianaj nomoj devas esti rezervataj por signi la antikvajn kaj praajn gentojn: Angloj (the Angles, les Angles, die Angeln), Belgoj, Germanoj, Frankoj, Grekoj, Danoj.

Lowo.

  1. Vidi antaŭan n-on.

I. T. F.

Internacia Fervojista Kongreso

okazos laŭ sciigo de l’ I. T. F. de 30. junio ĝis 2. julio en Bellinzona. I. a. estas farita propono de Deutscher Eisenbahner-Verband pri ratifikado de la Vaŝingtona konvencio pri okhora labortago.

Al la Intern. Transportlab. Federacio aliĝis dum la pasinta jaro 14 novaj asocioj, inter ili 5 fervojistaj kun ĉ. 80 000 anoj, 5 transportistaj kun ĉ. 20 000 anoj kaj 4 maristaj asocioj kun ĉ. 60 000 anoj. Jam en jaro 1925 alvenis 3 aliĝ-petoj. Neniu organizajo depost la restarigo (1919) eksiĝis. 2 asocioj devis esti eksigataj, la itala marista unio pro siaj rilatoj al la faŝistoj kaj la holanda transportista federacio pro kontraŭorganiza konduto.

VARBU NOVAJN ABONANTOJN!

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

2] G. Brojdo

Kie ajn kaj kiam ajn aperis nacio, tiu ĉi nova formo de unuiĝo elkreskas sur bazo de novaj ekonomiaj interrilatoj, naskataj de aperanta kapitalismo, eĉ kvankam en la formo de komerca kapitalo. Kia do estas la diferenco inter tribo, gento kaj nacio?

Tribo, gento, nacio prezentas diversajn formojn de homa socio, konformajn al diversaj gradoj de ekonomia disvolviĝo de homaro.

Kolektado de vegetajoj, fiŝkaptado kaj ĉasado kun pratempaj embrioj de kulturado de kelkiuj vegetajoj kaj bredado de bestoj — jen la ekonomia bazo de tribo.

Firma, enfermiteca natura brutedukada aŭ terkultura mastrumo, aŭ la miksita mastrumo estas la ekonomia enhavo de genta organizo.

Disvolvita interŝanĝo sur la bazo de vara mastrumo, kapitalista mastrumo, estas la bazo por apero kaj disvolviĝo de nova formo de homsocia unuiĝo — de la nacio.

  1. Kiel kaj kial aperas kaj disvolviĝas nacio?

Se ni komparos kunmetiĝantajn en nacion kirgizojn kun germana nacio en epoko de Bismarck (70 aj jaroj de la pasinta jarcento), ni vidos grandan diferencon. Tio signifas ke, foje aperinte, la nacio disvolviĝas kaj ĝia disvolviĝo iras paralele kun disvolviĝo de la kapitalismo.

Embriojn de nacio ni vidas jam tie, kie estas jus aperanta la unua stadio de kapitalismo, kvankam komerca. Apero, eĉ en malforta formo, de komercaj interrilatoj inter arabaj gentoj de VI.—VII. jarcentoj aperigis movadon por nacia unuiĝo. Kreiĝis, kvankam negrada, embria komerca burĝaro, kiu estis klasa portanto de tiu ĉi movado, de la novaj ideoj.

Kaj ne hazarde gvidanto de tiu ĉi movado — Mahometo — estis administranto de granda, por tiu tempo, komerca entrepreno, aranĝinta karavanan komercon inter Meko kaj Medino.

La neceso aranĝi komercajn vojojn inter diversaj gentoj, garantii ĝustecon de komercpagoj postulis unuecon de leĝoj, de moroj kaj detruon de la pratempa sistemo de disigiteco inter gentoj. Unu dio devis, konforme al la novaj interesoj, gvidi kaj mekanojn kaj medinanojn. Sed tiu ĉi nacia unuiĝo estis malforta, en plena konformeco al la tiama stato de kapitalismo.

Sed komercaj interrilatoj disvolviĝas, aperas vara mastrumado, formiĝas industria kapitalo, kaj ĉi tiuj novaj formoj de kapitalismo kreas klason de kapitalistoj, okupantaj en la socio pli kaj pli gravan lokon. Agadkampo de burĝaro larĝiĝas, ĝi plenumas insistan laboron por nacia unuigo. Ĝi adaptas por siaj klasaj interesoj scienculojn, libron, gazeton, teatron, pentrarton, kaj per granda aparato de potenca influo sur vastajn popolamasojn ĝi entiras ilin en lukton kontraŭ ekonomiaj kaj politikaj baroj sur la vojo de disvolviĝo de kapitalismo.

Ĝi disrompas restajojn de la feŭda mastrumado, ĝi detruas internajn barilojn, konstruitajn de feŭdoj; — apartajn ŝtatetojn, doganbarojn. Ĝi kunforĝas la dispecigitajn partojn per ŝtala linio de fervojoj, per akvovojoj, ĝi kreas siajn potencajn sociajn organizajojn, subigas al siaj interesoj malnovan registaron de feŭdoj aŭ forigas ĝin, entirinte en la revolucion vastajn amasojn de laboristoj kaj kamparanoj. Ĝi utiligas almilititan de ĝi ŝtatan aparaton por nacia unuigo, por kreo de potenca burĝa ŝtato. Tiel dum la granda franca revolucio finiĝis formiĝo de franca nacio; tiel rezulte de la venka milito de 1870—71 jj. finiĝis formiĝo de germana nacio, la saman vojon trairis la historio de apero, de disvolviĝo kaj de finformiĝo de itala nacio ktp.

La vojo de disvolviĝo de kapitalismo estas samtempe ankaŭ la vojo de disvolviĝo de nacio.

Tial al la metita supre demando necesas respondi: nacio aperas kaj disvolviĝas tie, tiam kaj tiomgrade, kie, kiam kaj kiomgrade aperas kaj disvolviĝas kapitalismo.

Ĝi aperas kaj disvolviĝas tial, ke tiu ĉi formo de socio konformas al la klasaj interesoj de disvolviĝinta surbaze de kapitalista socio burĝaro, kiu samtempe estas portanto de ĉiuj naciaj movadoj en la epoko de disvolviĝo de kapitalismo.

  1. Ĉu la nacio estas fenomeno progresiva aŭ reakcia?

Jes kaj ne.

En tiu periodo de la kapitalisma disvolviĝo, kiam burĝaro en siaj klasaj interesoj batalas kontraŭ la feŭde-servuta sociordo, kontraŭ la enfermiteca natura mastrumado, kontraŭ la politika disigiteco kaj dispecigiteco, ĝi plenumas objektive progresivan aferon. Kreata de ĝi nova nacia socio akcelas disvolviĝon de produktaj fortoj en la popola mastrumado, entiras en la socian lukton popolajn amasojn, altigas konforme al la novaj formoj de tekniko kulturon de popolamasoj, ĝi batalas kontraŭ jarcentaj superstiĉoj — heredajo de la pasinto ktp. ktp.

(Daŭrigota) Elrusigis P. Jakovlev.

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

DIVERSAĴOJ

Nova internacia movado

Ekzistas en la mondo nova movado internacia, kiu estas tiel disvastigita en la mondo, ke preskaŭ ne ekzistas loko, en kiu ne estus anoj de tiu movado. Ĉiuj anoj havas la saman ag- kaj pensmanieron kaj penadas tiun movadon pligrandigi. Vi opinias, ke mi parolas pri esperanta movado, sed vi eraras kaj tuj mi diras — se vi estus scivolema — ke mi neniam perfidos kian movadon mi opinias. Mi nur intencas priskribi la agmanieron de la anoj.

La movado mem kreskas terure kaj nur pro tio, ĉar ĝi havas multe pli facilajn taskojn ol esperanta movado — ili ne devas instrui lingvon aŭ disrompi siajn kapojn per lernado de vortoj aŭ gramatiko. Estas bedaŭrinda fakto ke tiu movado pli malutilas ol utilas al nia movado, ĉar homoj kiuj certe povus esti gajnotaj por ni, nun ne havas tempon por lerni.

La anoj kunvenas ne multnombre, ofte ili estas ankaŭ unuope kaj se ili dejoras ili havas sur la kapo orelvarmigilojn kaj sidas apud la tablo, sur kiu estas metita kesteto aŭ io simila. Tiam ili sidas kvazaŭ ridigite — iliaj rigardoj kaj mienoj almenaŭ tiel aspektas — kaj ve, al tiu malbonulo, kiu hazarde movas la piedojn, tuj ĉiuj anoj levas la brakojn kaj minacas per la montra fingro aŭ per pugno. La plej granda parto de tiuj anoj boras per malgranda spiralo en iu ŝtono, sed vi povas esti konvinkita, ke la truo neniam estos finita. Tiun vanan laboron ili treege ŝatas, ĉar ili tion ĉiam faras. Kiel mi aŭdis, ĉiu homo povas esti ano de tiu movado, se li nur havas orelojn — cerbon li ne bezonas.

Tiu movado estas ankaŭ la unua, kiu aŭdas «kolore», ekzemple ekzistas kelkaj, kiuj aŭdas nigre. 2135.

AĈETU AKCIOJN!

Klarigo. Multaj demandis niajn moskvajn k-dojn, kion signifas la «Berlina Internacio», aludita en intervjuo kun k-do Purcell (S. 11). Por informo servu, ke ĝi estas la Internacio de la sindikatista anarkista laborista unio, fondita antaŭ nelonge. La nomo Berl. Intern. ne estas oficiala, sed ĝenerale uzata samkiel ekz. 2½. Internacio k. s. Ĝi eldonas esp. lingvan informbultenon por sia gazetaro.

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXᵉ Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Punafranko. Dum lasta tempo multfoje okazis, ke la kamaradoj siajn leterojn al redakcio kaj administracio ne sufiĉe afrankis. Ĉar ni neeble povas elspezi tiujn senutilajn punmonojn el la SAT-kaso, ni lasas reiri tiujn sendajojn kaj atentigas ĉiujn, akurate afranki la poŝtajojn.

Ekspedado. Ĉar kelkaj malmultaj k-doj plendis ĉe ni pro nericevo de la gazetoj aŭ malregula ricevo, ni rimarkigas, ke ni ekspedas la gazeton ĉiam tute precize kaj regule je sama semajntago al ĉiuj kiuj estas rajtigitaj ricevi la gazeton. Do en okazo de malreguleco ne ni, sed la poŝto kulpas. Pri abonfiniĝo ni avertas nun jam ĉe la antaŭlasta numero la abonantojn, por ke ili havu sufiĉe da tempo por reordigi la aferon. Esceptojn en tiu ĉi rilato ni ne povas fari ekz. plilongigi arbitre iun abonon post la promeso de estonta pago, seninterrompe liveradi ne havante sciigon pri reabono ktp.), ĉar tiam kontrolo niaflanke estos tute neebligita, kaj la aeministra laboro malfaciligita kaj la plenumado ekzakta de l’ gazetliverado ktp. malglatigata. Ni petas la k-dojn, noti tion. Aliaj entreprenoj cetere ne agas alie, kvankam ili havas pli ampleksan administran aparaton ol ni (ekz. «Heroldo de Esperanto», n-o 14, tria paĝo, pri abonfiniĝoj). Do, estas petata via indulgemo kaj precizeco en la kotiza kaj abonpaga afero.

Eldona fako. Ni atentigas refoje pri la kooperativa karaktero de nia entrepreno kaj pri la eldonitaj du serioj de akcioj (por unu kaj por duona dolaro), kies vendo sole garantias al ni la eblecon, daŭrigi la libroeldonadon, ĉar la librovendo ne funkcias tiel glate kaj flue, kiel estus dezirinde.

Municio por SAT kaj ĝiaj organoj

Afriko: 3998-Loanda, 4,70 esk. 1.19 mk. Aŭstrio: Sonnenfeld-Wien, 20 000 kr.; Schwaiger-Salzburg 6000 kr.; k-dino Schober-Wien, 0,50 mk. Francio: Cachon-Paris 3 fr. fr.; n-o 1-Paris, 19,35 fr. fr.; 1370-7,58 fr. fr.; Dumont-Toulouse, 3 fr. fr.; Aubry-Reims, 2 fr. fr; Germanio: Huster-Essen, 1.— mk; Wagner-Pasing, 1,18 mk. Italio: Baldi-Milano, 3 lir; Japanio: Saitoo-Kioto, 1,50 mk. Sovet-Unio: Djakov-Voronej, 0,25 r.; Kuzin-Taŝkent, 0,20 r.; Sariĉev, Dzetovecki, Rudenko, Bogopalski-Astrahan, po 0,50 r.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn el Senn. kaj S. R.: Komuna, Samara, 31. jan., Ĉina pop. k. SSSR. (S. 15). La Vie Ouvrière, Paris, 6. febr., Intern. atako kontraŭ 8-hortago. Vapaus (finna kanada jurn.) 5. febr., Kom. infanorg-ajoj en Ukrainio (SR. dec.).

Enpresis div. artikolojn: Naŝ Putj, Kremenĉug, 7. febr., esp. k. prol. de Izgur. Le Reveil Ouvrier, Nancy, 7. febr., deklaracio de Nathans.

INTENCITA

estas eldono de la

konata verko de P. Kropotkin

ETIKO

en esperanta lingvo. — Sed ni bezonas monon por efektivigi tian eldonon. La libro kostas minimume kalkulite 1200 mk. or. g. Nia unua alvoko en ‘Sennaciulo’ restis seneĥa.

ANARKISTAJ SAT-ANOJ!

Ni atendas de vi, ke vi aĉetos sufiĉan kvanton de niaj akcioj por almenaŭ kovri la duonan parton de bezonata sumo. Nur en tiu okazo ni havos la eblecon, efektivigi la salutindan eldonon de tiu ampleksa verko; kaj la garantion, ke la verko ne estos vane eldonita.

Aĉeti akciojn signifas antaŭmendi la libron.

Eldona Kooperativo de SAT

[REKLAMO p.8] Almenaŭ unu ekzempleron de Proletaria Kantaro (74 kantoj kun muziknotoj) posedu ĉiu esp.ista laborista grupo! Prezo: 3 mk. germ., bonv. 6 sv. fr. Mendu ĉe ADMINISTRACIO DE SAT

[REKLAMO p.8] LA KVINJARO DE SOVETLANDOJ ree estas havebla ĉe ni! Prezo inkl. sendkostoj 2 mk. germ. Lenin-albumeto 0.20 mk. ADMINISTRACIO DE SAT

K.do E. Drezen, Armjanskij, per. 1, kv. 23 MOSKVO, S.S.S.R. — serĉas interligon kun specialistoj-administrantoj diverslandaj (administraj, komercaj kaj industriaj oficejoj). Volas korespondi kaj interŝanĝi informojn pri la movado kaj praktiko de la «scienca labororganizo». La elspezoj estos pagataj. Taŭgaj materialoj estos uzataj en rusa speciala preso.

Grupo de studentoj esperantistoj ĉe Moskva Supera Kooperativa Instituto dez. korespondi kun gekamaradoj ĉiulandaj pri ĉiuj temoj. Adresu: MOSKVO, Leontjevski per 9, Ispolbjuro.

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represajo.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 24, 12 de març de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 5,5,88,32] Kaplinio de la gazeto: supre la steleto kun la literoj S.A.T. inter «APERAS» kaj «SEMAJNE», ĉirkaŭe la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO», kaj sube la granda ornama titolo SENNACIULO.

1-a Jaro, N-o 24 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 12. Marto 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Japan-sovetia traktato

Dum pli ol 1½ jaroj daŭris traktadoj inter Japanio kaj Sovet-Unio pri restarigo de normalaj interlandaj rilatoj. Tiuj ĉi traktadoj finiĝis sukcese per subskribita ambaŭflanke traktato en januaro de 1925 j. La apetitoj de japanaj imperialistoj, kiujn la lastaj elmontris dum la konferenco, estis moderigitaj de tiu ĉi jus atingita traktato.

Kompreneble ne al lerteco de ruĝaj diplomatoj oni ŝuldas tiun ĉi traktaton, kiu nun havas tutmondan signifon. Nesufiĉa bonstato de l’ enlanda ekonomio de Japanio mem estis la kaŭzo, kiu cedemigis japanan registaron kaj moderigis la apetitojn de japanaj patriotoj.

Post japan-rusa milito dum 1904—05 j. Japanio rapide progresis laŭ vojo de l’ industria evoluo. Tamen ĝia industrio estis senigita je la plej necesegaj krudaĵoj. Japana metalurgio bezonas importendan karbon kaj ercon. Japanaj teksuzinoj fabrikas el importata kotono kaj lano. En la sama situacio troviĝas la aliaj branĉoj de japana industrio. El tiuj ĉi ekonomiaj kondiĉoj kreskis la tendencoj de japana imperialismo. Naturkaŭze, la japana kapitalo serĉis aplikeblon ĉe grandaj naturriĉaĵoj de najbara Ĉinio, kiu fariĝis ĉefa bazo por japana industrio. De tie oni importas karbon, ercon, nutraĵojn k. c. Ĉinio samtempe estas merkato por vendado de industriaj produktaĵoj de Japanio. Tamen sur tiu ĉi merkato japana kapitalo renkontis fortajn konkurantojn — Anglio kaj Usono.

En serĉado de novaj merkatoj japana kapitalo turnis sian atenton al ceteraj najbaraj landoj, kuŝantaj apud Pacifika Oceano. Ĉar tiuj landoj estis ankaŭ kolonioj de angla aŭ usona kapitalo, tial la aktivema burĝaro de Japanio instigis la registaron pligrandigi la armadon tiel, ke baldaŭ Japanio fariĝis unu el la plej potencaj kaj agresivaj landoj.

Ĉio ĉi kompreneble pliakutigis antagonismon inter Japanio kaj aliaj pretendantoj por hegemonio en Ĉinio kaj sur Pacifika Oceano.

La pliiĝo de japana loĝantaro rezulte de konstanta elmigrado komencis japanizi apudajn bordojn de l’ kontinento; la elmigrado aperigis japanajn loĝantojn en Norda Aŭstralio kaj Suda Ameriko k. a. Tiu ĉi elmigrado fariĝis la kaŭzo de nova antagonismo kun anglaj dominatoj kaj Usono. Sub forta rezisto de l’ dominatoj kaj sub influo de Usono dum Vaŝingtona konferenco en j. 1921 Anglio neniigis sian interkonsenton kun Japanio. Post tiam la lasta nur propraforte devis rezisti kontraŭ potenca pretendanto por la hegemonio sur Pacifika Oceano — Usono.

La pretendo de Usono por influo en Malproksima Oriento tute malbonigis la situacion de Japanio. Juna japana kapitalo ne povis longe konkuri kontraŭ pli maljunaj kaj potencaj konkurantoj kaj komencis liberigi unu pozicion post la alia. La tertremo, okazinta aŭtune 1923, detruis la plej gravajn branĉojn de japana industrio kaj per malfacile kuraceblaj vundegoj sur ĝia korpo ankoraŭ pli grave malbonigis la ekonomian staton de la lando.

Samtempe Usono, ĉiam konsideranta Japanion kiel la plej potencan kontraŭulon en la lukto por hegemonio sur P. O., utiligis por siaj celoj malfacilan situacion de Japanio, kiu kreiĝis por la lasta rezulte de l’ tertremo kaj industria depreso. Por ankoraŭ pli malfortigi Japanion Usono malpermesis japanan elmigradon en Usonon kaj la samon okazigis por sud-amerikaj landoj.

Por unu momento la lastaj okazintaĵoj en Ĉinio (vidu «S-ulo» 16) ŝajnis plifortigi la poziciojn de l’ japana kapitalo. Sed tiu plifortiĝo tuj okazigis respondan agon flanke de l’ amerika kapitalo, kiu ne nur siacele subtenas la generalojn de ĉinia registaro, sed aktive minacas al Japanio mem.

Sufiĉas noti la fakton, ke usona ministerio por mar-aferoj oficiale anoncis pri manovradoj de sia ŝiparo apud japana insularo. Samtempe la ĵurnaloj informas, ke l’ registaro de Bolduin projektas konstruadon de haveno por militŝiparo en Singapur.

Ĉe tiaj kondiĉoj la plua ignorado de Sovet-Unio ne estus sendanĝera por Japanio.

La sola potenca lando en Malproksima Oriento, kiu rilate al Japanio ne estas agresiva, estas Sovet-Ruslando. Ĉiuflanke premata, de ĉie minacata de siaj agresivaj konkurantoj kaj nun ekonomie malforta Japanio estis devigata uzi nur solan elirpovon el la malbona situacio: nepre obtenendan traktaton kun Sovet-Ruslando, kiu akcelus la disvolviĝon de japana komerco kun Ruslanda Oriento kaj havigus al Japanio ne minacatan dorsfronton en eventuala milito.

Rezulte de sovet-japana traktato antaŭ Japanio malfermiĝos belaj perspektivoj por ekonomia renaskiĝo de la lando. Japanio post la tertremo ekstreme bezonas lignomaterialon, bezonas ankaŭ nutraĵojn, felojn ktp. Japana ŝiparo kaj la industrio bezonas nafton. Ĉion ĉi japana popolo

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

ricevos per intensigotaj komercaj rilatoj kun Sovet-Ruslanda Oriento.

Ke la ekonomia stato de Japanio ĝis nun estis ĉiam pli malboniĝanta, ilustras ankoraŭ kelke da faktoj. La pasinta 1924 jaro finiĝis por Japanio kun granda pasivo en komerca bilanco. La provoj pligrandigi eksporton de l’ teksaĵoj kaj silko, malgrandigi elspezojn por l’ armeo ne sukcesis, — kaj rezulte la or-provizo de Japanio, kalkulita 1921 en sumo de 2 155 milionoj da ienoj¹), malkreskis ĝis 1 000 milionoj. La ŝparitaj dum imperialisma milito ekonomiaj valoraĵoj iom post iom estis disĵetitaj. La malbona rikolto de rizo en koloniigita Koreo malgrandigis eksporton de ĝi por metropolio kaj per tio ankoraŭ plimalbonigis la nutradon de l’ popolo. Pro postsekvoj de l’ tertremo, ekonomia depreso, la atmosfero de l’ enlanda vivo saturiĝis per popola malkontento. La nova japana registaro, prezidata de Kato, efektivigis neniun el siaj promesoj pri ekonomia restarigo de la lando. Tra tuta lando fluas la ondo de agraraj konfliktoj, laboristaj strikoj, akompanataj de kreskanta ribelemo kontraŭ nuna registaro.

Samtempe kreskas simpatioj por Sovet-Ruslando en laboristaraj masoj kaj etburĝaro, kiu soifadis restarigon de normalaj rilatoj kun Sovet-Unio.

Ĉio ĉi kune konsiderata instigis nunan registaron de Japanio cedi en kelkaj «malfacile digesteblaj» demandoj kaj per tio nun faktigi japan-sovetan traktaton.

Tiu ĉi traktato okazigos novan grupiĝon de la fortoj en demandoj pri Pacifika oceano. Usono, post kiam Japanio akiris certajn poziciojn dank’ al interkonsento kun Sovet-Unio, estos devigita ŝanĝi sian politikon rilate al ĝis nun ignorata Sovet-Unio. De tiu ĉi vidpunkto la traktato havas internacian signifon kaj estas taksebla kiel la nova grava venko de l’ ruĝa diplomatio.

N. Krassovski.

TRA LA KLASBATALO

La kurdaj gentoj en Turka Azio ekribelis kaj okupis kelkajn regionojn. La turkoj kontraŭmobilizis kaj estas repremantaj en malfacilaj neĝaj cirkonstancoj la atakantojn.

La sveda ministroprezidanto Branting mortis. Li estis konata en la socialista movado.

La unua regna prezidanto de Germanio Friedrich Ebert estas mortinta. La burĝa gazetaro en siaj nekrologoj danke kvitancas lian lukton kontraŭ la bolŝevismo.

La svedaj entreprenistoj minacas per lokaŭto 130 000 laboristojn.

En Bulgario estas mortigitaj, dum hela tago sur la strato de la faŝista registara kliko mortigista, du proletaj gvidantoj.

  1. japana mono.

El Litovio

Litovio, unu el la baltaj ŝtatoj, estas regno de la pastraro. Pastroj tie ĉi havas plejan aŭtoritaton. Estro de l’ ŝtata banko estas pastro, prezidanto de l’ parlamento (Seimas) estis pastro, nun li estas vicprezidanto, ministro de l’ agrikulturo — pastro, ĉefbankisto de l’ unu plej riĉa komerca banko — pastro, rektoro de l’ universitato ankaŭ pastro. Krom tio la pastroj partoprenas multajn aliajn entreprenojn. Ekzemple: la lernejoj estas sub ega influo de l’ pastraro; nur dank’ al profesia asocio de geinstruistoj oni ne povis ĝis nun entute subigi lernejojn. Multaj geinstruistoj estas persekutataj.

La politikaj partioj estas jenaj: Asocio de mastroj (U. J.), Kristanoj-demokratoj, Federacio de laboro, kvazaŭ laborista organizaĵo, sed vere ĝi estas burĝa kaj kristana, ĉar deputatoj de l’ federacio en parlamento ĉiam voĉdonas laŭ ordono de Kristanoj-demokratoj, same faras ankaŭ Asocio de mastroj, tiel ke ĉiujn tri partiojn oni devas konsideri kiel unu burĝec-kristanan partion. Kvara partio estas Asocio de vilaĝanoj popolaj. Tiu ĉi partio efektive estas reprezentanto de burĝaj vilaĝanoj, kvankam ĝi sin nomas asocio de etterposedantoj kaj senteruloj. Finfine laboristoj havas du partiojn, socialdemokratan kaj komunistan. Socialdemokratoj agas malkaŝe kaj en parlamento havas 8 deputatojn; partio komunista estas malpermesita kaj komunistoj agas sekrete.

Litovio estas lando de blanka teroro, kiel ankaŭ la aliaj baltaj ŝtatoj. Malliberejoj plenplenaj de arestitoj, kaj ankoraŭ oni arestas. Antaŭ nelonge oni arestis ĉirkaŭ 100 personojn. En Panevezys estas arestitaj: D.ro Domaševičius, tuta frakcio de laboruloj de urba konsilantaro, ĉiuj membroj de l’ administracio de profesia asocio kaj aliaj; en Vilkoviškis 30 p., en Mariampole d.ro St. Matulajtis kaj ankoraŭ 14 p. Kiom oni arestis en Kaŭnas kaj aliaj urboj, pri tio mankas al mi la scio. Ĉiuj arestitoj estas kulpigataj kiel komunistoj.

En lando regas senlaboreco. En Kaŭnas estas ĉ. 5340 senlaboruloj, en Šauliai pli ol 1000, en Panevezys pli ol 1000. Kiom da senlaboruloj estas en aliaj urboj, mi ne scias, ĉar neniu zorgas pri senlaboruloj kaj ilin registras. Laboristoj postulas laboron, sed registaro ĝin ne donas. 19. jan. senlaboruloj kolektiĝis en Kaŭnas sur placo. Neatendite sin jetis sur ilin rajdaj policistoj kaj batante ilin dispelis. Sekvo: oficiale estis du vunditoj per revolveroj kaj multaj disbatitaj.

Eble ne superflue estos mencii, kiel vivas proletaro en vilaĝo. Bona laboristo ricevas de 500 ĝis 800 lidojn (lido — 0,1 dol.) pojare kaj ĉiun provizon: nutraĵo, vestaĵo, piedvestoj k. a. Malpli bona de 300 ĝis 500 lid. Laboristinoj 250—400 lid. Paŝtisto aŭ paŝtistino (10 ĝis 14 jaraj geknaboj) 100—200 lid. Ĉio estas tute regulata nur de mastro. Ili laboras de mateno ĝis vespero. Tiel malmulte ili ricevas pro tio, ĉar malmultaj nur estas organizitaj en Profesia Asocio.

SAT-ano 1747.

Voĉo el Polio

«En Polio blanka teruro ne estas», jen decido de komisiono de franca ruĝkruco, kiu ekkonatiĝis kun cirkonstancoj de politikaj malliberuloj. Strange estas, ke ĉi «komisiono» ne aŭdis ĝemojn kaj vekriojn de enkarcerigitoj nek vidis iliajn vundojn. Ili ne vizitis malliberulhospitalojn, kie homoj kuŝas kun rompitaj ripoj, ftizmalsanuloj, kies malsanoj kaŭzitaj de l’ batoj kaj malbona nutrado. La musojn, kiuj formanĝadis la vestaĵojn de l’ malliberuloj kaj eĉ homojn tuŝas, ili ne vidis… Procesojn kie la advokatoj protestante forkuras el la salonoj de «justeco», tial ke plendoj de juĝatoj ne estis atentataj, ĉar oni ilin senkompate turmentadis kaj ĉiujn antaŭajn konfesojn oni perforte eldevigis per turmentado kaj torturoj, — ili ne vidis… Ili ne scias, ke ĉi homoj sidas senkulpaj, nur ĉar ili legis suspektitajn je komunismo librojn aŭ gazetojn, aŭ pro promenado en la loko kie en la sama tempo okazis kunveno de komunistaj delegitoj (en Chelm). Oni enkarcerigas homojn antaŭ la proceso, kiuj antaŭ du jaroj estis liberigitaj por unu miliono da polaj markoj (kiu egalis cent dolarojn amer.!) kiel kaŭcio, kaj kiu nun egalas dek centojn da dolaroj. Oni ilin enkarcerigis antaŭ la proceso, ĉar la kontraŭuloj timas iliajn influojn je la elektoj de prezidantaro en la lublina malsanulkaso. Ili ne scias, ke oni homojn retenas en la karceroj antaŭ la procesoj kelkajn jarojn; ke oni enkarcerigas kvar laboristajn sejmdeputatojn malgraŭ ilia netuŝebleco! Ili ne scias ke la prezidanto de l’ pola respublikaĉo donis ordenojn al la fidefensivgvidantoj por efika perforta forigo de l’ revoluciuloj. Do estas kompreneble, ke la komisionon oni trompis.

Pli longe silenti ni ne rajtas!

La proletaro de l’ tuta mondo povas protesti kontraŭ tiuj mezepokaj barbarecoj! Tiu ĉi alvoko devas esti nepre enpresita en ĉiuj laboristaj kaj demokrataj gazetoj de l’ tuta mondo. Malhonoro al ĉiuj subpremantoj kaj iliaj helpantoj!

Nietŝrelav, Lublin.

La kristanismo eniris en sian lastan stadion. Ĝi perdis ‘kapablon por estonta tempo servi kiel ideologia kovraĵo por aspiroj de iu progresema klaso, ĝi pli kaj pli aliformiĝis en monopolon de la regantaj klasoj, kiuj faris ĝin simple regilo, per kiu estas bridataj la malsuperaj klasoj.

Marks.

VARBU POR VIA GAZETO!

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

Faŝismo en Latvio

Antaŭ proksimume 4 jaroj fondiĝis en Riga t. n. «Latvia Nacia Klubo», protektata de tiama registaro. Tuj post ĝia ekfunkcio sufiĉis kelke da tagoj por evidentigi la veran fizionomion de tiu fiorganizaĵo. Ebriiĝado, skandaloj surstrate, en teatroj, stacidomoj kaj trajnoj estiĝis ĉiutaga fenomeno. Kiel «nacia» organizaĵo, semanta kaj fortikiganta latvan nacian kulturon, ĝi estis subvenciata de fabrikantoj-spekulantoj, komercistaĉoj, restoraci- kaj dommastroj. La membraro plej parte konsistis el studantoj, lernantoj kaj parte el caraj eksoficiroj kaj ĝendarmoj. Dum regado de t. n. granda koalicio kiun partoprenis ankaŭ social-demokratoj, finaciuloj jam koloriĝis pure faŝiste ne nur per siaj vestaĵoj, uniformoj apartaj, sed plej parte per siaj fiagadoj, mokado kaj atakado de laboristoj kaj iliaj institucioj. En jaro 1923 ili multnombraj, armitaj per bastonegoj, malbonodoraj fluidaĵoj, ŝtonoj kaj revolveroj sub gvidado de la «nacia klubo» sur Esplenado (centrurba placo) atakis la laboristan 1 majan festkunvenon, vundinte proksimume 30 personojn, kaj rompinte kaj disŝirinte la ruĝajn standardojn. La edzino de parlamentprezidanto (s. d.) estis terenfaligita kaj piedbatita. La venontan jaron 1924 pro minacoj de tiuj naciklubaj banditoj la registaro antaŭe interkonsentinta kun soc.-dem. partio tute malpermesis laboristan 1 majan festiron, kaj ĝi ne okazis.

Tia kompromisemeco nur ekkuraĝigis la naciklubanojn kaj antaŭ nelonge ili jam ekprovis eksplodigi la redakcion kaj presejon de «Socialdemokrats».

Tamen la pasintan dimanĉon la 15. februaro ĉ. j. tiuj banditoj kronis jam sian nacikulturan laboron per multe pli abomena faraĵo. En ĉi-tiu tago la soc.-demokratia partio mobilizis la anojn de l’ laborista sportklubo por agitado per disdonado de alvokoj kaj flugfolioj okaze de balotoj al urba konsilantaro (municipalo), okazonta la 28. februaro. La naciklubbandanoj samagis. La tutan tagon sportuloj estis primokataj kaj ofendataj diversloke. Kaj jen je la 5 h. posttagmeze venas granda faŝistaro kaj atakas la sportulojn. Okazas interbatiĝo. Sportuloj sin defendas ĉiu laŭpove. Subite ektondras pafo kaj juna tute senkulpa 19 jaraĝa sportulo k-do Aleksandro Masak mortfalas, trafita de l’ rabista kuglo. Karakterize estas, ke la venontan tagon la gazetaro kaj precipe la faŝista organo «Latvijas Sargs» (Latvia gardisto) grandlitere informis la legantaron pri unua komunista atako en Latvio. La registaro en sia eksterordinara kunsido la saman tagon tuj decidis fermi kiel «nacian klubon» tiel ankaŭ la sportulan klubon laboristan. Samtempe la registaro decidis plirapidigi ellaboron de la «leĝo pri ŝtatdefendo», la konata rimedo enkatenigi kaj tute sufoki la laboristan movadon. —

Karaj kamaradoj, kiu nun kulpas? Ni mem, ĉar ni stultigitaj kaj trompitaj de iaj niaj gvidantoj ekiris la vojon, kreskiganta kaj plifortiganta nian komunan malamikon. Kaj menciita okazaĵo estas nur konsekvenco de nia disiĝo. Ni atendas miraklon kiam la kapitalo ekkrios: «sufiĉas spekulacio, sufiĉas rabado, ni ekiru la vojon al socialismo!» Ne, kamaradoj, estas trompo de ti-kiuj predikaĉas tiun absurdaĵon. Same utopia estas la kredo de iuj: «per demokratio al socialismo». Vi vidas la mizeron kaj suferon de viaj fratoj en multaj landoj, vi vidas, ke la kapitalo tutmonda pretiĝas jam sufoki vin por ĉiam, kial do vi ne respondos per unuiĝo de viaj fortoj por finvenko? Ĉu vi volas, ke ankaŭ viaj infanoj suferu? Vivu unuiĝo! Vivu la vera socialismo!

Nia Partlernejo

(Novograd-Volinsk, Ukrainio)

En Sovetio ekzistas specialaj lernejoj por preparadi funkciantojn sur diversaj ŝtupoj de l’ soveta kaj partia laboro, kiuj povus aliri al ĉiu fenomeno de l’ vivo kun tranĉilo de l’ marksisma analizo kaj ne sin perdi en la komplikata diverseco de nia nuna socikonstruado. Ĉi-lernejoj estas nomitaj Sovetaj-Partiaj, aŭ Sov. Part. Lernejoj, kaj estas prezentataj per du ŝtupoj: unua (suba, kun unujara kurso) kaj dua (supera, kun dujara kurso). Ĝenerale ĉiu gubernio havas unu Gub. Sov. Part. Lernejon de II. ŝtupo en gubcentro, kaj kelkajn lernejojn de I. ŝtupo en periferio. Sed nia Volinja gubernio (Volinj) havas ĉi-jare nur po unu de ambaŭ ŝtupoj. En Jitomiro (gubernia centro) sin trovas supera Sov. Part. Lernejo, kaj ĉi-tie, en Novograd-Volinsk (aŭ, ukraine, Zvjahel) — nia unika S. P. Lernejo de l’ I. ŝtupo. 110 gekursanoj, precipe en aĝo de 20—25 jaroj, ekskluzive laboristoj aŭ plej malriĉaj kamparanoj, kunvenis de l’ tuta gubernio en nian urbeton por meti fundamenton al sia teknika kaj politika klerigado. Multaj el ili per propraj manoj — sur barikadoj, sub la standardoj de l’ Ruĝa Armeo, almilitis la rajton vivi, lerni kaj labori por si kaj siaj kamaradoj; la aliaj (pli junaj) ne flaris ankoraŭ pulvon, sed ĉies manoj estas kutimigitaj al laboro — jen en fabrikoj, jen en kamparaj komunumoj, jen en propraj aŭ fremdaj mastrumoj. Nun ĉirkaŭe 10 «lektoroj» (politikaj fakoj) kaj «instruistoj» (ĝeneralinstruaj fakoj) helpas ilin ĉiujn akiradi la sciencon, — kaj la pedagogoj mem estas preskaŭ ĉiuj idoj de l’ fizika laboro, parte kun signifa revolucia prepariĝo.

En daŭro de 9 monatoj de l’ instruado (kiuj estas dividitaj en 3 trimestrojn¹) niaj gekursanoj devas prilabori jenajn kursojn:

a) ĝeneralajn

  1. matematiko; 2. ukraina lingvo; 3. rusa lingvo; 4. naturscienco.

b) specialajn

  1. ekonomigeografio; 6. historio de revoluciaj movadoj kaj de socialismo; 7. historio de RKP; 8. historio de Kominterno; 9. historio de leninismo; 10. politika ekonomio; 11. ekonomia politiko (NEP); 12. soveta konstitucio.

Ĉi-tiun ŝarĝon ni devas konfesi signifan, atentante ankoraŭ nesufiĉan antaŭpreparon de nia «laborantaro» (gekursanoj) — ĉar pri l’ «aŭskultantaro» ni nun jam ne parolas. La metodo de nia laboro estas ekskluzive laboreja (pardonu la taŭtologion¹) — la gekursanoj mem tralegas la montritan materialon, priparolas ĝin, cerbe resumas kaj skribe respondas la starigitajn demandojn, kiuj elĉerpas la temon. Kun la komenco de l’ dua trimestro (t. e., jus nun) la lernejo akceptas la Dalton-planon²).

Krom tio, la lerneja plano antaŭsupozas la klublaboron. La lasta fine trovis ĉe ni tre interesan formon de t. n. «kultĉefeco je l’ kamparo», — nome, en la klubrondetoj — en ĉiu laŭ specialeco — iras la antaŭpreparado, raportado kaj kritikado de diversaj flankoj de l’ tuto, laborita de niaj gekursanoj dum iliaj vizitoj en la «subĉefajn» vilaĝojn. Ĉi-ilia laboro estas tre diversforma, koncernante ĉiujn flankojn kaj demandojn de l’ kampara vivo.

Bezone estas ankoraŭ rimarki, ke gekursanoj mem servas sin (teknika etato de l’ Lernejo ne tute sufiĉas): ĉiuj estas devigataj per siaj fortoj konservi ordon kaj purecon en la internejo, kaj dejorantoj, krom tio, helpas la kuiriston, segas kaj fendas lignon, alveturigas akvon, draŝas grenon kaj plenumas aliajn mastrumajn laborojn en lerneja agrobazo. Ankaŭ la gvidado de l’ laborejaj bibliotekoj, helpo al la pedagogaro en la ekipado de l’ laborejoj kaj konservado en ili de ordo kaj pureco — kuŝiĝas sur la kursanaron.

Al tio aldoniĝas ankoraŭ kelkaj materialaj malfacilaĵoj, kunligitaj kun la mizera buĝeto de Sovetio: manko de aparatoj, reaktivoj, parte — de libroj, maldiverseco de l’ nutrado.

Sed ĉiuj ĉi malfacilaĵoj ne malvarmigas la junajn ge»part»lernejanojn, kiuj komprenas, ke ilia heroa tasko — konstruado de «nia regno» — postulas ankaŭ heroajn streĉojn. Ili restas viglaj, ĉiam kun juneca ŝercaĵo aŭ gaja kanto inter lipoj. Kaj kunveturante nun (post la dusemajnaj ferioj) en «sian» Lernejon, ĉiuj unuanime rakontas pri sia tedo en malproksimeco de l’ «parenca» kolektivo.

Do ĉi-energio almilitos, kion ĝi volas!

Gek-doj, interesiĝantaj pri iaj detaloj, estas petataj sin turni al la aŭtoro (la adreso en ĉi-numero, fako «Korespondado»).

G. Filippov.

Suprenirante de kaŭzo al kaŭzo, sin turnante ĉiam pli alten, la rigardo de la homo finfine tiel nebuliĝis, ke ĝi absolute nenion plu diferencigis. En tiu ĉi jen nebulo la homo lokis sian diajon.

Golbaĥ, «Sistemo de la naturo».

  1. tri kvaronjaroj.

  2. samvorteco.

  3. nova lernmetodo.

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

«Labkoroj» en Sovet-Unio

Antaŭnelonga burĝa ĵurnalo… Mensogo, korupto, vendemo… grupeto de specialistoj kun elmanĝitaj animoj plenumas la aferon. Tiel estis en Rusio antaŭ la revolucio.

Post la revolucio. Gazetaron posedas laborista klaso. Varmegaj koroj, sed nesperteco. Batiga veriva parolo, sed malforteco de informo. Nescipovo eniĝi amasojn, — tio-ĉi estas, — nescipovo reflekti amasojn.

Sed post la heroaj jaroj de la civitana milito venas la tempo de rikolto. Ĉie atmosfero de intensa laboro. Ĵurnaloj eniĝis en gravaj malgravaĵoj de la klopodema formikujo.

Kaj ĉie-tie iel nerimarkite, neatendite ekaperis la plej aktuala en la vivo de nuna Sovet-Unio vorto «labkoro» — laborista korespondanto.

Labkoro estas «unua specimeno de nova ĵurnalisto, komenca ŝtupo de tia nova ŝtuparo, sur kiu leviĝas soveta gazetaro. Labkoroj estas «juna kaj nekonata gento» en historio de laborista gazetaro. La nova, precipe freŝa tavolo de soveta socistato».

«Labkoro, esprimante opinion de laboristoj, estas intime kunligita kun fabrikeja vivo kaj estas sub kontrolo de laborista amaso. Labkoro, kunligante laboristaron kun ĵurnalo, sin prezentas en la sama tempo organizanto de l’ kontrolo de la vivo de entreprenejo.» En tiuj esprimoj difinas la signifon de labkoreco iu laborista gazeto.

En siaj korespondaĵoj labkoro malkovras vivmanieron kaj moraron de fabrikentreprenejo kaj laborista amaso. La nova tempo renversis la malnovan malvivaĵon de ĉiutaga vivordo: malnovajn rilatojn de organizado de laboro, burokratismon, familian sklavecon, religiecon, ebriecon… Renversis, sed ne mortigis: vice kun eroj de novaj rilatoj kaj vivmaniero ankoraŭ vivas malĵunega senkultureco kun ĉiuj siaj akompanantoj. Labkoro — nesilentiga reprezentanto de la nova soveta socistato — senkompate elportas por juĝo de socio ĉiujn ulcerojn de ĉiutaga vivo kaj laboro.

Labkoraro en lukto pro nova socio akiris en Sovet-Unio en mallonga tempo tian signifon, ke nuntempe, ne estas eĉ imagebla ekzistado de iu ĵurnalo sen larĝa disjetita, traiganta ĉiujn porojn de l’ regiono, priservata de la ĵurnalo, kolektivo de labkoroj.

Nun koncepto de labkoro jam tre diferenciĝis laŭ speciala deklino de ilia laboro: ekzistas propre labkoroj (laboristoj de stablo), vilaĝkoroj, sindkoroj (de sindikatoj), militkoroj, kultkoroj (de kultureca laboro) kaj eĉ pikoroj (de pioniroj — organizaĵo de laboristaj geknaboj).

Nuntempe en USSR oni kalkulas ĝis 100 miloj da labkoroj.

Laboro de labkoroj trapasas en treege nefavora cirkonstancaro. Dum sia malnfektiga[?] laboro labkoro trairas en ĉiuspecaj mallumaj anguloj de vivo, senvualigas ŝteladon, burokratismon, koruptecon, eluzadon de malklereco de amasoj ktp. En multaj okazoj labkoresto estas kunligata kun konstanta minaco por la vivo. Kaj nuntempe labkoraro nombras jam grandan kvanton da viktimoj.

Tiel efikas la brikaro de la nova sociordo.

A. Tomo, Ĥarkov, (3712)

[BILDO p.4 | 42,20,68,22] Nigra ornama strio, dividanta la artikolojn.

Ni evitu mispaŝojn

Baldaŭ aperos franclingve verketo de K-do Lanty pri la mondlingva demando. Mi opinias, ke interesos la legantaron de Sennaciulo jam ekkoni la konkludojn al kiuj alvenis la verkinto, post tute objektiva esploro de la nuna stato de l’ afero.

Eble pli poste ni publikigos la tradukon de kelkaj partoj de tiu tre koninda studaĵo.

L. B.

«… Certe esperanto ne plu estas nun projekto de lingvo kiel ĉiuj ĝiaj konkurantoj. Tial la penoj de ĉi-lastaj estas tutcerte fiaskontaj. La laboristaj organizaĵoj kiuj decidos utiligi praktike unu lingvon internacian povos alpreni nur esperanton. Ĉiu alia decido restus nur surpapera senvivaĵo. Ne sufiĉas ja decidi pri alpreno de iu internacia lingvo. Necesas unue, ke ĝi povu esti lernata en ĉiuj landoj de l’ mondo. Sole esperanto plenumas tiun postulaĵon; tial ke sole ĝi atingis sufiĉan disvastiĝon, ebligantan trovi en ĉiuj landoj personojn, kiuj kapablas ĝin instrui; tial ke sole en esperanto ekzistas en ĉiuj lingvoj lernolibroj kaj vortaroj, kiuj ebligas lerni kaj praktikadi la lingvon; tial ke sole esperanto posedas literaturon sufiĉe vastan por ebligi, per legado de bonaj verkoj, akiri la stilon necesan por korekta kaj eleganta esprimo de l’ penso.

— — — — — — — — — — — —

Kiu ajn objektive ekzamenis la nunan staton de la mondlingva movado estas devigata konkludi, ke esperanto estas vivanta lingvo. Povas do nur temi pri akcelado de ĝia disvastiĝo por atingi la faktan solvon de l’ problemo pri interkompreniĝo inter ĉiuj popoloj…»

[BILDO p.4 | 42,75,68,77] Nigra ornama strio, dividanta la artikolojn.

La anglaj fervojaj kompanioj postulas salajrajn plimalaltigojn

(I. T. F.) La anglaj fervojaj kompanioj respondis al la programo de la fervojista unio kaj la asocio de fervojaj oficistoj per kontraŭprogramo, kiu planas meze plimalaltigon de la salajroj je 4 ŝil. kaj kelkokaze eĉ je 6 ŝil. posemajne. La pli granda malfavoriĝo rilatas precipe la dungitojn de l’ vilaĝanaj distriktoj. Ĉiuj postuloj de la du dungit-organizaĵoj rilate al pensioj, plimallongigoj de labortempo ktp. estas rekte rifuzataj. La fervojaj kompanioj motivas tiujn ĉi kontraŭpostulojn per la konstato, ke la fervojistaj salajroj kontraŭ 1914 pli multe altiĝis ol tiuj de la ceteraj industriaj grupoj, je kio oni intence malatentas ke la fervojistaj salajroj antaŭmilitaj staris sub la ĝenerala nivelo. La sinteno de la fervojaj kompanioj elvokis en Britio grandan maltrankviliĝon. Prave la sekretario de l’ fervojista unio, C. T. Cramp, atentigas ke la fervojaj kompanioj per la nova grupiĝo kaj asociiĝo kapablas fari grandskalajn ŝparojn helpe de la normaligo kaj pliperfektigo de l’ fervoja instalaĵo. Laŭ la kalkuloj de la kompanioj la efektivigo de iliaj kontraŭpostuloj signifus malaltigon de la kostoj salajraj je sumo de 5 000 000 £, dum la efektivigo de l’ fervojista programo rezultigus ĉiujaran plialtigon de 45 000 000 £. La postulon, pli detale dokumenti ĉi-kalkulon, la kompanioj ĝis nun ne plenumis. Cetere per la kontraŭprogramo de la kompanioj ankaŭ la lokomotivistoj estas implikataj en la konflikton.

Statistika bildo pri Hungario

La multekosteco kaj la senvaloriĝo de l’ hungara krono estis tute kunligitaj, sed pli poste la multekosteco sendependigis sin de la eksterlanda kurzvaloro de krono, kaj nun la multekosteco vivas sian apartan vivon. Ekzemple:

La svisa franko pliiĝis en procentoj | La vivebleco pliiĝis en proc. ĝis 1. jan. 1923: 107,4 proc. | 114,4 proc. ĝis 31. dec. 1923: 713,0 proc. | 1960,0 proc.

La senvaloriĝo de l’ hungara krono kompare al svisa franko permesus nur 7 oblan pliiĝon de vivebleco, sed kontraŭ ĉi tiu la multekosteco en realo estis 20 obla.

La plej necesaj kaj plej primitivaj artikloj jam de longe postlasis siajn pactempajn valorigitajn — tielnomatajn «orajn valorojn». La tritiko je 22,7 proc., la maizo je 68,8 proc., la terpomoj je 43 proc., la tritikfaruno je 40 proc., la sukero je 48 proc., la graso je 61 proc., la porkviando je 60 proc. estis pli multekostaj ol en la lastjaro de pactempo.

Kontraŭe la salajro de el sia panakira laboro vivantaj personoj apenaŭ atingas 50 proc. de pactempa salajro, kaj se ni taksas la aĉeteblecon de paca krono nur je 25 proc., tiam la salajruloj povas aĉeti nur tiom per sia salajro, kiom ili povis aĉeti por 37 proc. de sia pactempa salajro.

Laŭ la statistika oficejo en 1922, kiam en la dispecigita Hungario la nombro de industri-kolonioj estis pli je 500 ol en 1913, la fabrikoj pagis por siaj dungatoj 90,6 milionojn da orkronoj, ĝis dum la lasta jaro de pactempo (1913) ili pagis 774,6 milionojn da orkronoj. Do en 1913 por unu laboristo oni pagis posemajne meze 24,8 orajn kronojn kaj en 1923 nur 7,74 orkronojn. De tiam ĉi proporcio je la malprofito de laboristoj plimalboniĝis.

Adalb. Schuller.

— pàgina 5 —

SENNACIULO

5

DISKUTEJO

Ĉu kristana etiko?

Mi dubegas, ĉu plimulto de tiuj, kiuj nomas sin kristanoj, aŭ opinias esti tiaj, efektive estas kristanoj. Pasis jam preskaŭ dumil jaroj de post tiu tempo, kiam Jesuo Kristo parolis siajn instruojn al homoj. Multo de tiu tempo ŝanĝiĝis: la scienco faris egan paŝon antaŭen kaj neis ĉiujn konvinkojn, preskaŭ ĝis 18. jarcento alkalkulitajn al aferoj nekritikeblaj.

La «sanktaj libroj» klare parolis al ni kaj ankoraŭ parolas pri sestaga kreo de l’ mondo, pri meza situo de nia terglobo, pri supereco de l’ ĉielo, pri signifo de steloj kaj iliaj direktantoj, kaj nun iom post iom la scienco ĉion ĉi neas. Ĝi pruvis, ke la mondo ne estis kreita dum ses teraj tagoj, sed ke daŭris iomete pli longe, ke la terglobo ne situas meze de l’ universo. Ĝi pruvis per ekzaktaj elkalkuloj, ke sunsistemo estas nur eta parto de sistemoj de aliaj sunoj. Kaj kio estas nia terglobo? El loko por diaj eksperimentoj ĝi ŝanĝiĝis je polvero, turniĝanta en la universa spaco. Do ne ĉielo kun planedoj turniĝas ĉirkaŭ ĝi, sed kontraŭe. La ĉielo, kiu ĝis nun ludis plej gravan rolon kaj estis loĝejo de dio, laŭ pruvo de sciencoluloj estas fikcio, tute ne ekzistas, kaj tio, kion ni kredas firmamento, estas nur iluzio, efiko de l’ aera optiko. La infero por ĉiam perdis sian ejon en la terprofundo kaj Darvin donis al ni: Origin of species by means of natural selection«, kiu detruis por ĉiam legendon pri mirakla formigo de la homo el argilo.

Ni ĉiuj jam estas konatigitaj kun tiu ĉi elementa sciaĵo kaj akceptas jam kiel fakto. Koncerne teorion de Darvin ni povas nur diri, ke se eĉ ĝin anstataŭos ia ajn alia, tamen pro momenta akordiĝo kun lia teorio jam aperas duboj koncerne verecon de malnovaj sciencoj kaj tio sufiĉas por ke ni detruu la tutan fizikkonstruaĵon, sur kiu apogis sin la scienco, kiu estas kontakte kun religio.

Kion do ni povas diri koncerne etikon de l’ kristanismo? La evangelioj estas plenigitaj per kontraŭdiroj. Sed ni prenu la plej decajn al dio paragrafojn de l’ etika kodekso. Ĉu efektive tie estas io dirita pri sangaj bataloj inter la homoj kaj ĉu ili laŭdas tiujn ĉi agadojn? Jen en evangelio de S. Mateo estas dirite: «Ci devas ami cian proksimulon kiel cin mem», «Vi ne devas kontraŭstari al malbono; sed se iu donas frapon sur vian dekstran vangon, al tiu prezentu ankaŭ la alian». Ŝajnas al mi, ke tiuj ĉi vortoj mallaŭdas militojn, kaj tamen niaj perantoj inter ni kaj dio kun furiozeco, efektive deca al satano, kian ni antaŭe imagis kaj ankoraŭ multaj nun imagas, gvidas tiujn aŭ tiujn ĉi batalantojn, instigante al batalo kaj benante la glavojn, kiuj post momento senkapigos iujn aliajn kristanojn, havantaj malfeliĉon naskiĝi sur alia peceto de tero. Oni devis disvastigi benitan instruon de Kristo, promesanta eternan pacon sur tero kaj ne helpis al si sen glavoj kaj kugloj. Militiston sekvis misiisto kaj inverse. La malriĉuloj (kiujn tiom amis Kristo) mortas pro malsato, sed ĉi-parazitoj vivas kiel eble plej bone dank’ al mortantaj mizeruloj.

Ni laboristoj devas unu fojon por ĉiam ĉirkaŭi nin per ĉina muro kontraŭ tiuj trompuloj kaj trompaj doktrinoj. La samon oni povas diri pri aliaj religioj, sed mi tuŝis nur kristanismon pro ĝia pleja potenco kaj influo ĉe ni. Se mi forgesis ion, ĉiu konscia laboristo mem povos al si suflori.

H. Halpern, Lublin.

K-do H. H. laŭ mia opinio ne ĝuste formulas la demandon, argumentante ke «plimulto de» kristanoj nuntempaj ne jam estas veraj kristanoj. La demando devas esti, ĉu entute kristanismo estas unuigebla kun marksismo en la nunaj historiaj kondiĉoj, kaj je tiu demando oni libere devas respondi per «ne», tute ne konsiderante la historian rolon, kiun ludis la kristanismo depost sia fondiĝo. Plene superfluas do la esploro, ĉu tiu aŭ alia persono estas trompulo aŭ «vera kristano».

Ni atentigas, ke ni nur escepte donis spacon por tiaj temoj en «S.» kaj antaŭanoncas por interesuloj (kiuj ne jam abonas S. R.), ke la aprila kajero de «Sennacieca Revuo» estos dediĉita speciale al ateismo.

N. B.

Pensoj

En statuto de SAT estas dirite: «a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda». Kion oni komprenu per «klasaj celoj»? Tio estas elasta, vastigebla koncepto. «Klasa» signifas «unueca, devenanta el aro de sampensantaj, samagantaj homoj». Oni do komprenus sub «klasaj celoj» la celojn de homaro sampensanta kaj samaganta. Sed kiaj estas tiuj „klasaj celoj» alcelataj de ni? Do la proletaraj, kiujn — konkrete parolate — la laboristaro kiel klaso deziras efektivigi! Ni do venas de la celoj al la taskoj, al la praktika reala efektivigo.

Kiom vaste oni devas meti la limojn por tiu praktika agado por realigo de la «klasaj celoj», kaj kie ni komencu?

Ni, kiel laboristoj kaj SAT-anoj, nur povas kompreni je «klasaj celoj de tutmonda laboristaro» tiujn batalojn de laboristaro por pliboniĝado de la laboristaj vivkondiĉoj kompare al tiuj de la bonstatuloj. Do, ni interesiĝas speciale pri aferoj, problemoj, taskoj rilatantaj niajn ekonomiajn kondiĉojn.

Du ĉefaj problemoj distingiĝas: Labortempo kaj salajro.

Do nin interesas scii, kiaj laborkondiĉoj regas en ĉiu ajn lando rilate al labortempo kaj salajro. Sekve de tiuj komunikadoj de spertoj ni povas fari niajn konkludojn, serĉi la rimedojn, por malpliigi la nivelon de nia labortempo je la atingebla minimumo, koncentrigi la spertojn prilabortempajn de ĉiuj SAT-anoj estas unu el niaj taskoj.

La dua estas kolekti la spertojn pri la salajra demando. Justa rekompenco de laboro («salajro» en kadro de kapitalista socio) solvus la problemon «mizero».

Do, tiel ŝajnas al mi, ni devas kompreni la statutan paragrafon «utiligi praktike la intern. lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la lab-istaro tutmonda». 1804.

SAT-anoj!

Jen propono okaze de 1. majo. Per niaj lingvo kaj korespondado ni helpu al la gek-doj, kiuj ne scipovas esp-on. Pro tio ĉiu SAT-rondo sendu PK aŭ leteron al aliaj SAT-rondoj en la eksterlandon kun bondeziroj okaze de 1. de majo. Poste oni traduku la enhavon nacilingven kaj legu laŭtvoĉe ĝin dum la festo inter la laboristaro. Kiu konsentas? Mi opinias, ke tio estus bona propagando por esp. kaj SAT. 1851.

DIVERSAĴOJ

Kardinalo, pastro kaj rabeno unuiĝas por enkonduki religion en la lernejo

Nju Jork, 4. febr. 1925. Kun la scio, ke la religio estas efektive la opio de la popolo kaj tenos masojn subigataj al aŭtoritato kaj lojalaj al venĝema dio, aperis en kunveno en hotelo Valdorf-Astoria kardinalo Hez (Hayes) kune kun protestanta pastro kaj hebrea rabeno por nutri movadon kun la celo doni almenaŭ unuhoran instruon religian al la infanoj de publikaj lernejoj ĉiutage.

Ĉeestis ĉirkaŭ 2500 lernejaj geinstruistoj, preskaŭ ĉiuj katolikoj. La okazo estis tiu de jarkunveno de asocio de katolikaj instruistoj.

La parolantoj deklaris, ke pro la krimondo ekzistas ĝenerala postulo de instruado al la lernejinfanoj, ke ili havas animon kaj ke ili estas respondaj pri siaj agoj.

Pastro Alter M. Haŭlet (Howlett), sekretario por religia edukado de la Novjorka Federacio de Preĝejoj, faris la deklaracion, ke ekzistas kondukantaro en la Eduka Konsilantaro, kaj «ili deziras tiun ĉi sisteman labortagan religian instruadon por la infanoj tiel serioze kiel ni.»

La respektata (angle «Reverend» respektinda (-enda), ĝenerala titolo de pastroj) doktoro diris, ke nur 400000 infanoj en Nju Jork ricevas religian instruon kaj ke 800000 estas sen ĝi.

Kardinalo Hez iam diris: «Anstataŭ esti antagonista al publika instruado, kio estas la rajto kaj devo de la ŝtato, la katolika eklezio simpatias kun ĝi.»

Poste en la sama elspiro li diris: «Ĉio, kion ni postulas, estas, ke la ŝtato vidu klare, ke publika edukado malsukcesos, se ĝi ne enportas en la animon de la infano ĝustan ideon pri ĝia rilato kaj devo al la religio.»

La maŝiavela¹) kardinalo estos simpatia kun la ŝtato, se ĝi konsentas kun lia opinio pri la religio kiel la opio de la popolo.

Rabeno David De Sola Pul (Pool) por la judoj (hebreoj) diris, ke la kristanoj kaj judoj estas egalaj en tiu ĉi «sankta devo», kiel li nomis ĝin.

(El «The Daily Worker» (Chicago) trad. Karl Fröding). 5. febr. 1926[?].

La aŭtomobila cirkulado en Usono

Fine 1924, la nombro, oficiale kontrolita, de la motorveturiloj cirkulantaj en Usono sumis: 17879924, el kio: turismaj aŭtomobiloj 15597628, ŝarĝaŭtom. 2142608, motorcikloj 139688.

Fine 1923, la tuta nombro estis 15312638, do pliiĝo da 2567286, el kio 2000000 por la turismaj aŭtom.

Konsiderante la loĝantnombron en Usono: 114 milionoj, do ekzistas 1 motorveturilo po 6,42 homoj, aŭ 1 turisma aŭtomobilo po 7 homoj.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn el S.: Basler Arb.-Zeitung, Basel, 20. 2., Travivajoj en Budapest (S. 17), Ny Tid, Chicago, 17. jan., Prol. verkistoj (S. 11), Berg. Volksstimme, Remscheid, 3. febr. kaj Freiheit, Düsseldorf, 25. febr., Lunaĉarski k. esp. (S. 18).

I.T.F.-bulteno de febr. enhavas esp. informojn.

¹) Machiavelli — itala politikisto, ruza diplomato.

— pàgina 6 —

6

SENNACIULO

Promenoj kaj promenetoj sur marĝenoj de esperantaj gazetoj

18. Dolaro kaj Biblio el Ameriko aŭ komunismo plus elektrifiko

En la romano de E. Erenburg «Julio Jurenito» (vidu fragmenton en «Lit.-Sc. Aldono de Senn. Revuo» n-o 1 — 1923), pentranta en karikatura formo karakterizaĵojn de la moderna kapitalista mondo kaj tre multelegata nun en Rusio, — inter diversaj figuroj de la romano estas prezentata kiel tipo amerikano s-ro Cool, kies devizo en ĉiuj liaj aferoj kaj entreprenoj estas — «Dolaro kaj Biblio»! Per nure tiuj ĉi du vortoj la aŭtoro mirinde sukcesis trafi la tutan esencon de la moderna grandkapitalistaro, kiu intime adaptas la kristanan eklezion por servado al la vera dio — mono.

Ĝis kia grado estas prava tiu ĉi trafa esprimaĵo, ni havis plezuron konvinkiĝi per Esperanto. Aperas en Ĉikago pure komerca, negoca esp. gazeto «Export Esperantist» kaj — kio estas la plej pikanta — regule, numeron post numero, sur sia fruntopaĝo ĝi metas — kvinpintan stelon kun desegnita sur ĝi signo de dolaro ($) kaj apude tekstojn el la Sankta Skribo!!! Bela idilio de komercismo kaj religio!

Ni ĉerpas hodiaŭ el «Exp. Esp-ist» (n-o 6) jenan fragmenton, kie la gazeto rezonas: «Ĉu komunismo estas nepraktikebla?» Ĉar la temo estas ne pri la politika, sed pri la ideala, teoria komunismo, ni kuraĝas tie ĉi repliki. El bedaŭrinde tre malklara kaj malfacile komprenebla stilo de tiu ĉi artikolo montriĝas, ke komunismo por enspiri «senpagan aeron» kaj tiu por la privata apartenajo estas granda diferenco. Kaj eĉ evidentiĝas ankaŭ:

… ke aero en ĉiuj formoj kaj ĉiame, ne estas necese senpaga. La regiono okupata de la aero fariĝis la sceno de propraja senco, kun la alveno de radio.

Do — ĉio estas pagenda, paginda kaj pagota! Kiel hotelisto en la romano de V. Hugo «La mizeruloj» oni povas diri, ke la hotela gasto devas pagi ankaŭ por la muŝoj, kiujn glutas lia hundo, — diablo prenu!

Tamen ekzistas solrimedo:

… limigata komunismo, kiu povas esti inda, povus elveni de universala malkareco de produktajo … Aliavorte, la sola praktika vojo al la speco de komunismo estas per intensiva disvolvigo de kapitalismo.

Rimarkinda logiko: por atingi celon — faru rekte kontraŭaĵon, malaĵon. Kaj ni ne bezonas pruvi tie ĉi, ke universala malkarigo de la produktaĵoj ne estas en la interesoj de la kapitalistoj kaj ke estas ĝuste kontraŭe: — malkarigo de la produktaĵoj estas atingebla nur per malpliigo de la salajro kaj mizerigo de la laboristaro unuflanke kaj aliflanke, industriaj krizoj okazas plejparte nome pro troproduktado kaj malgraŭ tiu troabundeco kaj sekva malkareco — neaĉetebla de la fabrikaĵoj. Ni vidis tian bildon ekzemple en Germanio 1923: por eksterlandulo ĉio estis ridinde malkara, sed enlandulo apenaŭ kapablis ion aĉeti.

Ni scias feliĉe alian, pli efektan rimedon kaj por ĝi ni batalas ĉiuforte: komunigo (nacionalizo) de ĉiuj kapitaloj kaj produktiloj, kaj nur tiel — per transdoni ilin el la manoj de l’ parazitoj al la kalozaj manoj de la produktantoj mem — oni povas realigi la komunismon, respektive la veran socialismon.

Estas domaĝe ankaŭ, ke en la kritikata artikolo estas fuŝuzita la nomo de la fama, antaŭnelonge mortinta scienculo Steinmetz, kiu korespondis kun Lenin pri signifo de grandioza tutlanda elektrifiko en Sovetio. Ni forte dubas, ĉu «senpaga elektro» efektivigos komunismon aŭ komunismo efektivigos senpagan elektron?

Fama estas dirajo de Lenin: «Komunismo estas sovetsistemo plus elektrifiko». Sed kapitalismo plus elektrifiko restos la sama kapitalismo sen iu diferenco, sen iu distingo.

Moskvulo.

KRONIKO

Aŭstrio

La 1. kaj 2. februaro en Leoben (Stirio) okazis la jara plenkunveno de la aŭstria liberpensula ligo. La plenkunveno unuanime akceptis jenajn du proponojn:

Esperanto estas akceptata en la celaro de la aŭstria liberpensula ligo.

La aŭstria liberpensula ligo estos oficiale reprezentata ĉe la Va SAT-kongreso en Wien.

Leobersdorf. La 12. febr. la partoprenintoj de kurso, gvidita de k-dino Steffi Müller, Wien, fondis lab. grupon, kvankam la cirkonstancoj en nia regiono kaj urbo estas ege teruraj pro la senlaboreco. La duono de la grupanoj estas senlabora. Ni petas la ĉiulandajn gek-dojn kaj lab. grupojn, subteni nian junan grupon per sendo de nebezonataj E.-libroj, gazetoj ktp., por havigi al la membroj ekzercmaterialon. Sendajoj kaj korespondajoj estu direktataj al: K-do L. Tabaka, Enzesfeld 23, N.-Oe., Aŭstrio.

Estonio

Tallinn. Fonda kunveno de esp. fako ĉe Tallina Presista Unuiĝo okazis 20. febr. Partoprenis proks. 30 p., kiuj aliĝis al la esp. fako. Estas aranĝota esp. kurso por presistoj. Gvidas k-do J. Temmer. Kunvenoj okazas ĉiujaŭde en la societejo, Rüütlitän 15.

Centra komitato de «Turista Asocio la Naturamikoj» por Esperanto

En la distrikta organo por Saksio de ĉisupra organizajo estas publikigita jena komuniko.

Esperanto-Sekcioj. La Centra Komitato bonvenigas la starigon de esp.-sekcioj. Ĝi opinias, ke tiaj klopodoj estu kiom eble subtenataj. Sed la fondado de esp.-sekcioj restas afero de l’ lokaj grupoj mem. La esp.-sekcio estu nur ero de l’ loka grupo kaj tial ĉiuj agoj devas esti konsentataj de ĝia estraro. Membroj de l’ esp.-sekcioj devas aparteni al «Turista Asocio La Naturamikoj.»

Antaŭ nelonga tempo ĉi Centra Komitato malfavoris esp-on. La ŝanĝo de ĝia vidpunkto estas rezultinta el la energia propagando de tiuj k-doj, kiuj estas anoj de koncerna Turista Asocio Proletara.

La sekcio Dresden de post kelkaj semajnoj gvidas kurson, kiu estas vizitata de 28 gek-doj.

Por povi pli forte pravigi nian poresp-an agadon, ni ripetfoje apelacias al la gek-doj per la peto, sendi materialon, pruvanta pozitive la utilecon de esp-o por la internaciigo de potenca turista movado laborista.

Por la sekcio Dresden Erich Meyer, Dresden-A. 28 Bünau-Str. 54 p. (Germanio.)

PROTOKOLO

de la kunsido intertrakta inter idistoj kaj esperantistoj komunistaj

Ĉeestas kamaradoj Marget, Milter, Revo, Drezen, Jodko, Guihéneuf kaj Nekrasov.

Prezidantoj: Marget, Revo;

Sekretarioj: Milter, Drezen.

Proponoj

1) Oni publikigu en la gazetoj nenion krom la oficialaj informoj kaj protokoloj reciproke subskribitaj.

2) Pri la adreso komuna al la Ekzekutiva Komitato de Komintern.

3) Pri la okazo, se K. I. rifuzas elekti L. I.

4) Pri la agoj ĉe K. I. se ĝi pridiskutos la problemon.

5) Pri la diferenco de esperanto kaj ido.

6) Pri la agoj, se K. I. rifuzas aŭ prokrastas solvi la problemon.

7) Pri la anstataŭantoj de k-doj Marget kaj Revo.

8) Pri la starigo de speciala observa komisiono.

9) Pri la pasinta laboro de esperantistoj kaj idistoj komunistaj.

Decidoj

  1. Akceptita.

  2. Reprezentantoj de esperantistoj kaj idistoj komunistaj, sincere konfesante, ke la realigo finfina de la L. I. ne estas ebla sen interveno de E. K. de la K. I., decidas sendi al E.K.K.I. delegacion el k-doj Revo kaj Marget por prezenti la proponojn pri la elekto kaj enkonduko de L. I. por uzo de K. I.

  3. En la okazo, se K. I. rifuzas elekti kaj enkonduki L. I. por sia uzo, la delegitoj faras proponojn pri praktika utiligo de la L. I. por la bono de la komunista movado.

  4. Kiel reprezentantoj de la L. I.-movado konsideri eksklusive k-dojn Marget kaj Revo, kaj nur per ili liveri al K. I. ĉiujn informojn, dokumentojn ktp.

Ĉiuj dokumentoj de esperantistoj kaj idistoj povas esti prezentataj al K. I. ĉe reciproka kaj komuna subskribo de ambaŭ reprezentantoj. Tiuj du kamaradoj gvidas kaj direktas la propagandon ĝeneralan de L. I. inter komunistoj kaj zorgas pri forigo de konfliktoj kaj atakoj reciprokaj.

  1. La ĉeestantoj konstatas ke dum la tuta reciproka interparolado oni komprenis tute facile esperanton kaj idon. Diferenco estis pli malgranda ol la diferenco inter la dialektoj Marseill-a kaj Pariza, Viena kaj Berlina.

  2. Se K. I. rifuzas aŭ prokrastas solvi la problemon, la tasko de idistoj kaj de esperantistoj komunistaj estas apliki kaj uzi siajn lingvojn por la intereso de la internacia laboristaro kaj komunistaro.

La tuta agado devas celi ĉefe praktikan aplikon. Ĉiu komunisto esperantista kaj idista povas kaj devas apliki sian lingvon por certaj celoj revoluciaj.

Esperantistoj kaj idistoj devas reciproke ne malhelpi al la agado de revolucianoj mondlingvanoj.

En ĉiuj societoj kaj organizajoj revoluciaj, kie estas aplikata unu lingvo, oni ne devas ĝeni paralelan uzon de la alia. Observi kaj gvidi tiun laboron, oni komisias al kamaradoj Marget kaj Revo, kiuj konforme al la 4. punkto zorgas pri forigo de konfliktoj kaj de atakoj reciprokaj.

— pàgina 7 —

SENNACIULO

7

  1. Elekti kiel plenrajtajn anstataŭantojn: por k-do Marget — k-don Milter aŭ alian por k-do Revo — k-don Drezen aŭ k don Jodko.

  2. Se K. I. trovos necese observi kaj kontroli la movadon internacilingvan — rekomendi al K. I. kreon de speciala observa komisiono, kiu krome povus ellaboradi la vojon de plena unuigo de I. L.-movado kaj trovi rimedon por ĝia akcepto de K. I.

  3. Konstati ke en pasinto estis multaj mispaŝoj kaj eraroj. Zorgi ke estonte la laboro daŭriĝu amike kaj kontakte inter ambaŭ mondlingvaj tendencoj komunistaj.

Moskvo, 30. januaro 1925.

Subskriboj: E. Drezen, R. Guihéneuf, A. Jodko, R. Marget, F. Milter, N. Nekrasov, L. Revo.

La Rezultoj de la intertraktado de komunistaj esperantistoj kaj idistoj de vidpunkto esperantista

La vastan publikon ĉiam fortimigas la scio, ke ekzistas du konkurantaj sistemoj de lingvo internacia; kaj niaj «mifratoj» malgraŭ sia malmultnombreco ja ĉiam tre bone sciis zorgi pri la diskonigo de tiu fakto.

La komunistaj esp-istoj speciale akre sentis neoportunecon de tiu situacio despli ĉar lastatempe la komunistoj-esp-istoj kaj idistoj estis solaj frakcioj en la komunistaro, intermilitantaj, se ne sur politika tiam sur la lingva kampo.

Tial ĉie kaj ĉiam ni komunistoj-esp-istoj klopodis pri starigo de unuecfronto sur la kampo de mondlingvanoj-internacilingvistoj. Se el tiu klopodado nenio rezultis — gravan kulpon pri tio havis la idist-esp-ista interluktado: la unuaj klopodis akiri kaj diskonigi favorajn rezoluciojn pri la lingvo-kvalitoj de ido; la aliaj — klopodis senmaskigi tiujn rezoluciojn kaj pruvi ilian senvalorecon.

Ĉiuokaze pro tiuj agoj — en la okuloj de ĉiuj rondoj pli-malpli vastaj — estis kompromitata kiel idista — tiel ankaŭ la esp-ista laboro.

Ne nur unu fojon ni esp-istoj-komunistoj klopodis prezenti al certaj institucioj la faktojn objektivajn, favorajn por nia ideo. Samtempe ni zorgis starigi pacan kunlaboron kun la idistaj kamaradoj.

Dum la kongreso en Cassel 1923 la komunista frakcio eĉ elektis specialajn rajtigitojn por pritrakti tiun temon kun la idistoj.

Ĉiuokaze estis ne kulpo de tiuj rajtigitoj se daŭre dum 1½ jaro oni atingis neniun rezultaton. Finfine la 30. januaro 25 en Moskvo pro la lasta insista propono de esp-istoj okazis kunveno de rajtigitoj de komunistaj esp-istoj kaj de la idistoj — kiu preparis la kampon por reciproka kunlaboro.

La tekston de la interkonsento, esprimitan en la rezolucioj de tiu kunveno — oni trovos aparte presitan.

Per tiu ĉi artikolo mi volas nur atentigi pri valoro de tiu interkonsento de nia esp-ist-komunista vidpunkto. Mi volas nur analizi ĝiajn objektivajn sekvojn kaj rezultojn.

Atentante la gravecon de la problemo pri internacia lingvo kaj tion ke difinita enkonduko de la lingvo internacia dependos de mondaŭtoritataj organizajoj, povantaj subteni sian decidon per forto morala kaj materiala-financa, ni unuigite kun idistoj nin turnis al Komintern kun propono studi la problemon kaj fari difinitan decidon.

Tiu decido niaopinie ne povas esti bazata sur iuj konsideroj, krom tiuj pri utiligo de la L. I. en la tutmonda laborista klasbatala movado. Tian kaj nur tian vidpunkton povas havi veraj komunistoj kaj tian vidpunkton neeviteble havos la gvidanta Centro Komunista-Ekzekutivo de Komintern.

Se Komintern bezonus iajn informajn materialojn ktp. — la interkonsento kun k-doj-idistoj garantias, ke nek unu dokumento tiurilata estu prezentata de iu aparta grupo. Pri ĉiuj dokumentoj ambaŭflankaj — ili estos signataj de rajtigitoj esp-ista kaj idista. Tiamaniere ni estos garantiataj de diversaj akcidentoj malagrablaj, kiuj povus eventuale okazi.

Tio ankaŭ garantias nin esti ĝustatempe avertitaj pri iuj projektoj, pri kreo de iuj neplenpovaj studkomisionoj, ne posedantaj la necesan moralan kaj materialan povon de la Centra Ekzekutivo, kiu sola kapablas kontentige solvi tiun mondproblemon.

La komuna sinturno de esp-istoj kaj idistoj al Komintern per si mem altiros pli grandan atenton al nia movado kaj ĝia utiligo por la celoj internaciaj.

Povas tamen okazi, ke la decido difinita estos prokrastata. Tiaokaze la esp-istoj kaj idistoj-komunistoj garantias reciproke ĉesigon de la polemikado, de la blufado ktp. Oni ĉiam memoros sian apartenon al unu komuna mondrevolucia partio. La ĉefa zorgo estos disponigi la lingvojn ekzistantajn al praktika uzo de la revolucianoj.

Tiamaniere ni neeviteble daŭrigos nian konkuradon, sed la konkurado evoluos sur tiu kampo kiu estas plej oportuna por ni kaj por la aktiva revolucia laboro — la kampo de praktika uzo.

La kamaradoj-esperantistoj scios bonuzi tiun fakton.

Ĝis nun ja ni ĉiam laŭeble zorgis diskuti la lingvoproblemon nur de la vidpunkto aplikanta kaj uzanta.

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

3] G. Brojdo

Sed la disvolviĝo de kapitalisma mastrumo sur certa sia ŝtupo venigas al tio, ke kreita de burĝaro socio okazas en kontraŭdiro kun la interesoj de la novaj mastrum-formoj.

Financa kapitalo eliras ekster la kadrojn de ŝtatoj, konstruitaj de burĝaro. Avidante profitojn, burĝaro de unu ŝtato transportas sian agadon en aliajn ŝtatojn, en aliajn mondpartojn kaj en la interligo kun tio naskiĝas elementoj de la monda mastrumo.

Kaj en tiu ĉi periodo de kapitalisma disvolviĝo, kreita de burĝaro nacia socio fariĝas malhelpo sur la vojo al disvolviĝo de la nova mondmastrumo.

Fervojaro kaj akvo-vojoj kunligas ĉiujn partojn de la mondo.

Angla fabriko laboras per hindia kotono; el rusia lignajo estas konstruataj ŝipoj en ĉiuj marbordaj Eŭropaj landoj; amerikaj aŭtomobiloj veturas kaj en Afriko kaj en Azio, unuvorte la tekniko, la mastrumo surpaŝis la vojon por organizo de la monda mastrumo, nun dispecigita, disigita per la kadroj de ŝtatoj kaj nacioj.

En tiu ĉi periodo de mondmastruma disvolviĝo la nacio transformiĝas el la faktoro revolucia en la reakcian, el la faktoro akcelanta disvolviĝon de la produktaj fortoj de homaro — en la faktoron malrapidigantan ĉi disvolviĝon.

4. Ĉu la nacio ekzistos eterne?

Nacio naskiĝas kune kun la kapitalismo. Morto de la kapitalismo kondiĉigas ankaŭ morton de nacioj.

En la profundoj de kapitalisma socio embriiĝas la mastrumo monda. Ĝi postulas tutmondan socian organizon de la homaro, ĝin kontraŭdiras nacie disigita homaro. En profundoj de la kapitalisma sociordo embriiĝas organiziĝas kaj batalas por la monda mastrumo, por la internacia socio — la proletaro, kiu estas tombisto de la tuta kapitalisma sociordo kaj de ĝia nacia organizo. La devizo: «Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu!» estas la standardo, sub kiu la proletaro batalas kontraŭ la burĝaro por detruo de la bariloj, konstruitaj de la burĝaro inter proletoj de ĉiuj landoj, por detruo de la kadroj ĝenantaj disvolviĝon de la produktaj fortoj de la mondo. Konkiro de la regpotenco flanke de la proletaro, organizo de proleta ŝtato kreas la kondiĉojn necesajn ke la amasoj forvivu la naciisman ideologion de burĝaro, kun la helpo de kiu ĝi estis entiranta vastajn laboristajn kaj kamparanajn amasojn en la movadon, konforman al ĝiaj klasaj interesoj.

Kun finvenko de la proletaro la socio iom-post-iom forvivos la naciecan heredajon de burĝaro kaj sur la ruinoj de naciaj interbariloj, dividantaj la popolojn, ekregos la unueca homaro surbaze de la unueca organizita komunisma mastrumo.

Iom-post-iom estos mortantaj la restajoj de la nacieca ideologio, sed ili ludos la saman rolon, kiun ludas restajoj de tombejoj tie kie jam organiziĝis gentaj societoj, la saman rolon kiun ludas la antikva nobela blazono sur la domo de estinta bienulo, kie nun en soveta respubliko troviĝas popollernejo kaj laborista ripozdomo.

Loko por tiuj restajoj estas — en la muzeo, kie infanoj de la komunisma socio per ili estos studantaj la epokon de nacia disigiteco, dispecigiteco, malpaco kaj de sangaj militoj de homaro.

Disvolvita komunisma socio ne scios naciajn formiĝojn, naciecajn rilatojn. Nacio mortos.

5. Do kio estas nacio kaj kiaj estas ĝiaj signoj?

El ĉio dirita ni vidas, ke nacio estas fenomeno historia, ke sur certaj evolu-gradoj de homa socio, kaj nome — en la epoko de leviĝanta kapitalismo, ĝi aperas kaj poste, kune kun ĝia evoluo kaj disfalo, ĝi evoluas, disfalas kaj mortas.

«La tuta historio estas historio de klasbatalo», sekve tian batalon prezentas ankaŭ historio de nacio. Historio de batalo inter du fundamentaj klasoj de kapitalisma socio — de proletaro kaj de burĝaro — trapasas ankaŭ la linion de disvolviĝo de nacio, sin montras en la nacia politiko de tiuj ĉi du klasoj.

La fundamenta signo de nacio tial estas ekzisto de kapitalismo. Sur la bazo de kapitalismaj mastrumformoj la homa socio ĝuste do formiĝas en nacion.

Tie, kie forestas la kapitalismaj mastrumbazoj, tie ankaŭ forestas nacio.

Disvolviĝo-grado de nacio difiniĝas de disvolviĝo-grado de kapitalismo.

Zirjanoj (komi) — prezentas embriiĝantan nacion, uzbekoj — tute difiniĝintan nacion, kaj poloj, germanoj — estas firmaj nacioj. Historie la klasa portanto de nacia disvolviĝo estas burĝaro. En fundo de ĝia nacia laboro kuŝas organizo de merkato, postulanta unuigon de homoj sur bazo de unueca lingvo — de tiu ĉi plej gravega ilo de soci-rilatoj, de unueca kulturo, kaj sekve ankaŭ de bezonoj.

Ĉio ĉi kreas apogon por burĝaro de unu nacio en ĝia batalo kontraŭ aliaj grupoj de burĝaro.

Elrusigis P. Jakovlev.

— pàgina 8 —

8

SENNACIULO

Notinde estas, ke la protokolo de la intertrakto konstatas reciprokan kompreneblecon de la ambaŭ lingvoj, kaj tiamaniere subtenas niajn konsiderojn plifruajn, ke la reformoj de 10—15% de la lingvo-materialo fakte ne gravas ĉe tiom grava entute problemo, kia estas la universala akcepto de unu komuna lingvo.

Tiamaniere oni fakte en la intertraktado de esp-istoj kaj idistoj ne tiom zorgos pri la lingvo-perfektaĵoj, kiom pri la aplikajoj.

Eĉ se ni konsiderus la kamaradojn idistajn kiel niajn kontraŭulojn, — ni rajtas aserti — la batalado aŭ pli verdire la konkurado okazos sur tiu kampo, kiun ni ĉiam celis. Oni komencos ĝin en la pozicioj, kiujn ni ĉiam preferis.

Kaj ni opinias, ke tio estas granda kaj grava sukceso ne nur por ni, sed por la problemo de la praktika enkonduko de la Lingvo Internacia entute.

Mi finas tiun artikoleton per esprimo de sincera deziro, ke ankaŭ en aliaj unuiĝoj internaciaj laboristaj esp-istoj kaj idistoj zorgu pri starigo de interkonsentoj sur bazo simila. Per tio ni ne nur sukcesos montri ke la reciproka solidareco inter laboristoj estas grava kaj potenca faktoro, kiun ne povas forigi iuj bagatelaj lingvodemandoj aŭ iuj eraroj de la pasinto; — sed per tio ni samtempe multe antaŭenpuŝus la solvon de la tuta problemo pri la akcepto de unu komuna Lingvo Internacia.

Ernest Drezen, Moskvo.

LINGVAJ STUDOJ

Pensoj pri lingvo

  1. Ĝermoj de lingvo komuna aperas kune kun ĝermoj de socialismo en malnova sociordo kaj oficialiĝos ili same kune nur per revolucio.

  2. Ŝanĝoj en buŝlingvo kaj en skriblingvo okazas iom post iom paralele kun ŝanĝoj en sociordo, sed oficialiĝas ili nur per Revolucio (do subite).

  3. Revolucioj en sociordo ĉiam paralelas kun revolucioj en lingvoj. Ekzemploj: 1) en Anglio militoj de kamparanoj en 14. jarcento kaj — nova prozlingvo, kreita de Uiklef, 2) en Germanio militoj de kamparanoj kaj — literaturlingvo de Luter, 3) en Rusio revolucio de 1917 — kaj dekreto pri simpligita ortografio, 4) en Rumanio revolucio de 1860 kaj — nova alfabeto latina, reformoj en lingvo, 5) revolucio de 1917 kaj — reformoj de ortografio en tataraj lingvoj de Sovet-Unio, 6) revolucio en nuna Mongolio kaj — nova alfabeto kaj reformoj en mongola lingvo, 7) militoj de kamparanoj en Ĉeĥio — kaj lingvaj reformoj de Gus, 8) revolucio en Bulgario 1922 kaj — enkonduko de nova ortografio ktp.

  4. Estimemo al lingvoj de tiel nomataj grandaj kulturaj nacioj estas en esenco estimemo al ilia burĝkulturo.

  5. Kiel laborilo lingvo estas kaŭzo de ŝanĝoj en sociordo, sed kiel sumo de komprenoj esprimataj per vortoj ĝi estas idea sekvo de ŝanĝoj en sociordo.

  6. Penso sen vorto aŭ sen kaŝita formo de vorto (ĉe surdmutuloj, bestoj) ne estas ebla.

  7. Vorto kreas kaj formigas la penson, ne male.

  8. Suspektindaj estas ti-kiuj vokas marksismon por kontraŭi al sennacieco en lingvoj kaj en homrilatoj ĉar ili marksisme pravigas nur sian indiferenton aŭ malemon al Novo. En realo venkas volo naskata de bezono, sed ne malvarma teoriado, ne sagaca rezonado. Teorio bone servas al novanoj same kiel por malnovanoj, al bolŝevikoj same kiel por menjŝevikoj. Gardu vin kontraŭ delogoj de teorio!

  9. Esperanto estas ne artefarita lingvo, sed komunigita kaj simpligita ĝis logikaj limoj naturlingvo.

  10. Esperanto estas latinlingvo de proletaro.

  11. Malamikoj de Esperanto neas raciigon en homlingvo. Ili troigas rolon de spontaneco, de memkreiĝo en homlingvo. Sed ĝuste ĉi troigo estas nepra kaŭzo de oportunismo kaj cedemo en ĉiuj regionoj de homrilatoj. Do ĉi oportunismo en lingvo devas esti nevideble ligita kun oportunismo en politiko.

Maksim Krjukov.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Argentino

— K-do Bruno Gaggianesi, Str. Méjico 3964, Buenos Aires, SAT-ano. 3659, PI, PM, bfl, pri ĉiuj temoj k. ĉ. l., tuj kaj ĉiam resp.

— K-do Edmundo L. Doumerc, Str. Agrelo 4079, Buenos Aires, dez. koresp. nur PI, PM. bfl, pri ĉiuj temoj k. ĉ. l., tuj kaj ĉiam resp.

Bulgario

— K-do D. Kerekovski, S. Nasĉi Eski Djumajsko, k.ĉ.l. L, PK, PI, pri kiu ajn temo kaj interŝ. fot-ajojn kaj esp. gaz., ĉiam resp.

— Ivan Ivanov, instruisto en v. Dolno-Suvanli ĉe Ortakjoj, pri div. temoj, k. ĉ. l.

— K-do Konstantin Kolev, urbo Ortakjoj-Drabiŝna, dez. koresp. pri div. temoj, interŝ. vidajojn, fot-ajojn k. PI. k. ĉ. l. Ĉiam resp.

Ĉekoslovakio.

— Geanoj de la Lab. Esp. Grupo «Estonteco» dez. koresp. pri politikaj kaj kulturaj temoj. Adreso: «Lab. Esp. Grupo-Estonteco«, Arbeiterheim, Bodenbach-Krochwitz.

Francio

— K-do Delalande, 26, rue Etienne Dolet, Orléans, (Loiret) dez. koresp. L, PI, k. ĉ. l. Ĉiam resp.

Germanio

— K-do Martin Riedel, Moltkestr. 47, Zwickau i. S., dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l.

— K-do Kurt Lösch, Annaberger Str. 110, Chemnitz, dez. interŝ. il. PK, precipe kun Anglio, Rusio, Polio, Italio, Svedio, Norvegio, Holando kaj Bulgario. Ĉiuj ricevas respondon.

— «Deziras interŝanĝadon de PM, k. ĉ. l. Sendu unue.» Adr.: H. Wolfschmitt, Klenzestr. 99, I. r., München.

— Lernantoj de jus finita kurso serĉas korespondadon, PI, bfl, k. ĉ. l. Oni adresu al: Kurt Bachmann, Schildesche b. Bielefeld, Herforderstr. 2 u.

— K-dino Elsa Teichmann, Friedrichstr. 15, Klosterlausnitz i. Th. dez. koresp. pri ĉiuj temoj, k. ĉ. l.

— K-do Walter Torner, Flottwellstr. 18, I Koenigsberg i. Pr. dez. koresp. pri politika kaj lab. movadoj kun gek-doj en Francujo, Rusujo, Sudameriko, Afriko, Aŭstralio, Orienta Azio, L, PK, PI.

Hungario

— K-dino Mario Turcsanyi, VI Szondy u 62, I. 28, Budapest, dez. koresp. k. ĉ. l. gesamideanoj PK, PI, PM, bfl.

Sovet-Unio

— K-do Joh. Ĉerenkov, Kalaĉ, Voronejk. gub. pri pedagogio k. anarkismo, L, PK, PI, k. ĉ. l.

— K-do Drjagin S. V. (muzikisto), ul. Engelsa, 52, kv. 2, Vjatka, pri muziko kaj pri profes. vivo de ĉiul. muzikistoj.

— Unuiĝo de komunistoj-junuloj dez. kor. esp. kun ĉiulandaj komunistemaj k-doj kaj unuiĝoj pri junulara movado; adresu al P. Ĉerniŝkov, Malo-Elevatorskaja 27, Rtiŝĉevo, Sarat. gub., k. ĉ. l ĉiam respondas.

— K-dino Isaeva Dario, Bolŝ. Pesoĉnaja ul., Serdobsk, Sarat. gub., PKI, interŝ. fotografajojn.

— K-do Georg Filipov, Sov. Part. Ŝkola, Novograd-Volinsk (Ukrainio), pri prakt. sukcesoj kaj perspektivoj de esp-ismo, k. ĉ. l.

Alvoko al franclingvaj esp. komunistoj!

Nia tasko estas grava kaj urĝa! Ne prokrastu! Sendu viajn nomojn kaj SAT matrikulojn al k-do Otto Bässler. Ankaŭ anoncu vin por la laboro al k-do Soudant Robert en Biache St. Vaast (Pas-de-Calais).

Respondu al demandaroj kiujn mi plej baldaŭ sendos al vi.

La delegito por Francio Robert Soudant.

[REKLAMO p.8] NUR SE VI AĈETOS NIAJN AKCIOJN kaj niajn librojn eldonitajn, ni povos plue aperigi ĉiujn tiujn belajn librojn, kies manuskriptojn ni ne posedas. Helpu pliriĉigi nian literaturon, donante vian kotizon! SAT-akciojn la administracio akceptas kiel validajn pagilojn. ELDONA KOOPERATIVO DE SAT

[BILDO p.8 | 68,66,94,89] Ornama kadro kun dentita rando ĉirkaŭ la reklamo de la Eldona Kooperativo de SAT.

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represajo.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 25, 19 de març de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

SENNACIULO

1-a Jaro, N-o 25 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 19. Marto 1925

[BILDO p.1 | 28,6,50,16] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter la vortoj APERAS kaj SEMAJNE.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

[BILDO p.1 | 5,16,88,31] Kaplinio de la bulteno kun la titolo SENNACIULO per grandaj ornamaj literoj.

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

SAKALINO

Ne ĉiu leganto de «Sennaciulo», studinta geografion ne pli ol ordinare, eble konas tiun ĉi forgesitan insulon ĉe orientaj bordoj de Azio.

Tamen dum pli ol 1½ jaroj ĝi estis tiu nedigestebla najlo por ŝarkoj de japana imperialismo, sur kiu pendiĝis rus-japana konferenco. Komence en Dajren, post longa tempspaco en Ĉanj-Ĉuanj ĉiam senrezulte tiu insulo estis la ĉefa temo de l’ daŭraj traktadoj inter rusa kaj japana delegacioj. Nur dum lasta konferenco, kiu rezultigis japan-sovetan traktaton, la demando pri Sakalino estis solvita preskaŭ definitive. La japana delegacio cedis en «najla» demando kaj japana registaro devas nun evakui nordan duonon de Sakalino.

Ke l’ japana burĝaro ĉiam celis posedi tiun insulon, tio ne estas mirinda.

La centro de Sakalina demando ĉiam estis tiea nafto, kiu nature tiklis flarsenton de kapitalistoj en najbara Japanio. La plej bonan karakterizon de tiu demando donas japana ĵurnalaro mem, kies koncernaj artikoloj estis cititaj en eŭropaj ĵurnaloj. «La firma pozicio de Japanio», — skribis iam burĝaj japanaj ĵurnalistoj, estas bazata sur financaj konsideroj. Japana popolo (kies volon oni neniam demandis) rajtas ricevi la koncesion por ekspluateblaj naftejoj de Sakalino, eĉ sole pro tio, ke japana registaro elspezis pli ol 700 milionojn da ienoj por ekonomia helpo al Orienta Siberio, pro tio ke ĝi perdis 700 soldatojn, mortigitajn dum konflikto en Nikolaevsk ĉe Amur, ke ĝi ĉiujare elspezas pli ol 70 mil-n da ienoj por la armeo, okupanta nordan Sakalinon.

La argumentoj de japana burĝaro estas vere unikaj. La financaj oferoj por forgesita loĝantaro de Orienta Azio kaj 700 mortigitoj devas, laŭ ĝia opinio, pravigi raban ekspluatadon de karbaj kaj naftaj minejoj en rusa teritorio de Sakalino.

Pri mastrumado de japanaj okupantoj en Sakalino oni ĝis nun preskaŭ nenion sciigadis. Granda, forgesita insulego kun maldense loĝantaj 6000 rusoj ĉe kolosatraj provizoj de nafto, karbo kaj arbaro, apartigita de l’ kontinento per Tatara markolo, jam dum 6 jaroj ĝemas kaj sufokiĝas sub administrado de japanaj armiloj. Inkluzive la mizeran gazetaĉon, kiu eldoniĝas en administra centro de Sakalino — urbeto Aleksandrovsk, ĉio tie estas adaptita por akceli la plej rapidprocedan ekspluatadon de minejoj, raban elhakadon de l’ arbaroj kaj eksporton de karbo en Japanion. La urba magistrato en Aleksandrovsk konsistas el komercistoj kaj caraj oficistoj, kiuj post la revolucio sukcesis rifuĝi en Sakalinon. Kaj tiu ĉi administracio estas estrata de l’ ĉefkomandanto de l’ japana okupanta armeo, ĉe kiu estas fondita speciala administra fako por enlandaj aferoj de Sakalino.

La enlanduloj iam estis okupataj en tri laborbranĉoj: transportado, agrikulturo (brutbredado kaj fiŝkaptado) kaj malgranda % de ili sin okupis pri komerco.

Per kio la enlandulo povas sin okupi nun? La transportado de ŝarĝoj nun estas organizita per japana transporta kompanio.

La produktaro de terkulturo malgrandiĝis je 30 %. Nun agronomia helpo tute ne ekzistas, ĉiaj agronomiaj institutoj — kiel brutkoitejoj, konsultejoj kun modele organizitaj terkulturejoj, veterinaraj kuracejoj, — estis likviditaj. Ĉu oni povas perlabori per fiŝkaptado? Sed ankaŭ en tiu ĉi branĉo japanoj elmontris siajn apetitojn. La plej bonaj kaptejoj estis farmigitaj al japanoj, la restantaj duavice — al koreanoj kaj nur lastvice — al rusoj. La sola okupo restas por sakalinanoj — nekvalifikita manlaboro. Sed ankaŭ en tiu ĉi branĉo labormanko por enlanduloj estas akute sentata, ĉar unuavice estas dungataj japanoj kaj koreanoj, maloftiam — rusoj. Tia ĉi dungpolitiko estas komprenebla pro la faktoj ke ĉiuj laboroj estas entreprenataj de japanaj industriistoj kaj japana milita ministerio. Tial la enlanduloj ĉiujare elmigradis sur kontinenton, kiam vintre Tatara markolo estis kovrita de glacio. Nur la kontrabandistoj, kiuj liveras japanajn manufakturaĵojn por kontinento sufiĉe prosperas. Sed la plej notinda okupo en Sakalino estas la drinkado. Pri tio la japanaj administrantoj ĉiam zorgis, ĉiel akcelante la importadon de l’ alkoholaĵoj.

Pro deficito de l’ ŝtata buĝeto de Japanio, kaj postsekvoj de la tertremo, la elspezoj por okupanta armeo estis kompensataj el lokaj impostoj. Tiuj impostoj, ŝarĝe premantaj enlandan loĝantaron, malriĉan kaj malsatantan, ekskluzive estis uzataj por provizado de l’ armeo. Ĉu ili ne konsistigas la sumon de 70 mil-n da ienoj, kiun japana burĝaro kalkulis kiel la elspezojn por okupado?

Japana invademo aktiviĝis de 1922 j., kiam oni eltrovis Sakalinan nafton. La japanaj okupantoj interesiĝas precipe pri okcidentaj kaj orientaj bordoj de l’ insulo. La mezajn regionojn ili bonkore lasas al malsatantaj enlanduloj. La apudbordaj

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

regionoj estas preferindaj ankaŭ pro perŝipa komunikado. Japanaj entreprenistoj sen grandaj kostoj ĉiujare eksportadis el Sakalino 80 000 tunojn da karbo kaj 70 milionojn da kubfutoj da arbaraj materialoj. Ĉiuj konstruaĵoj estas destinitaj precipe por loĝado de soldatoj kaj japanaj laboristoj ĉirkaŭ karbominejoj kaj naftejoj.

Ĉiuj konstruaĵoj havas provizoran karakteron inkluzive la mallongan fervojon (50—60 km) por transportado de l’ nafto. Oni konstruis nur tion kio estis provizore bezonata por japanoj mem. La ceteraj konstruaĵoj — kuracejoj, ŝoseoj, la domoj por administracioj, estas malzorgataj kaj neniom riparataj.

La veraj mastroj de Sakalino estas du japanaj firmaoj — Mucubisi kaj Micui, kiuj ekspluatas la plej profitdonajn minejojn. La ceteraj minejoj kaj naftejoj, kiuj ankoraŭ ne estis konfiskitaj de l’ japanaj diktatoroj, pro akuta ekonomia krizo preskaŭ ne funkcias.

Ĝis tia stato malprogresigis la insulon ĝiaj protektantoj, kiuj dum japan-sovetaj konferencoj pretendis ricevi malavaran rekompencon pro sia rabada politiko.

Nun, rezulte de japan-soveta traktato, Sakalino estas evakuenda. La japanoj rajtos nur ricevi koncesie ne pli ol 50 % de naftozaj areoj laŭ specialaj kontraktoj kaj samkondiĉe ekspluati la karbominejojn.

Antaŭ malsatantaj insulanoj malfermiĝas nun belaj perspektivoj de l’ ekonomia renaskiĝo sub regado de Sovetoj.

N. Krassovski.

Antikristana movado en Ĉinio

Studentoj-«antikristoj»

La kristana eŭropa kaj amerika gazetaro en Ĉinio estas maltrankviligita. Aktiva antikristana movado eksplodas ĉe ĉinia studentaro, precipe en misiistaj lernejoj kaj universitatoj.

Ĉie estas fonditaj antikristanaj ligoj. En Nankin studentoj publike detruis bibliojn. En Kanton dum kristnasko studentoj-«antikristoj» organizis gajan karnavalon. En misiista universitato en Ĉanŝa (prov. Hunanj) studentoj postulis sendevigan «diservon».

Tre nature estas, ke post tiaj faktoj misiistoj ŝanĝis sian psalmokantadon en ĝemblekon pri «bolŝevismo». Tamen je tia bleko studadas ne ĉiuj misiistoj. En Tjanj-czin antaŭnelonge ekaperis duo da naivaj misiistoj, kiuj provis esti «honeste konsekvencaj» kaj starigis problemon pri la disigo misiismon de imperialismo. Ili deklaris, ke la religia propagando devas rifuzi la oportunaĵojn, kiujn metas je ĝia dispono la imperialisma internigo al Ĉinio, t. e. misiistaro en sia laboro devas apliki nek eksteritoriecon, nek socian juĝadon ktp. Sed la naivajn kuraĝulojn sufokis preskaŭ laŭtekste tuta misiista «frataro», faliginta sur ilin tutan sian plej kristanan indignon pro tiel malestima rilato al la sanktajoj de la kirasa pugno, sen kiu, laŭ komuna konfeso de misiistoj, oni ne povas starigi sufiĉe fortike la sanktan krucon en Ĉinio.

Tajpinga sperto.

La antikristanismo en Ĉinio antaŭiras antiimperialismon kaj naskas ĝin. Ĝi havas la plej profundajn radikojn en la ĉinia socio kaj havas pli ol duoncentjaron de ekzistado. Ĝi estas rekte kunligita kun la tiel nomita movado de tajpingoj (1850 ĝis 64), kiu estis amasa, popola ribelo kontraŭ la manĝuria dinastio kaj disvolviĝis en granda interligo kun kristana propagando, de kie naskiĝis la penso pri kreo de «ŝtato de malriĉuloj». La medio, aktive nutrinta kaj inspirinta la movadon, estis ĉinoj-kristanoj, kiuj supozis, ke eŭropanoj-kristanoj konservos rilate al ilia movado, pasivan se ne amikan neŭtralecon.

Sed okazis alio. Anglaj kapitalistoj kun subteno de la francaj kaj italaj decidis, ke la biblio estas bona por kantadi ĝin ĉiudimanĉe, sed tute ne por konstrui laŭ ĝi ŝtatojn, kaj mobilizis soldatojn por defendi la manĝurian dinastion kontraŭ tajpingoj. Kvar jarojn daŭris ĉi-humiligo, kiu transiris en abomenindan buĉadon.

Post la tajpinga buĉado la eŭropa kristanismo, kiu havas en maldekstra mano la biblion, kaj en la dekstra — pafilon, tute perdas sian krediton ĉe ĉinaj amasoj, kaj la antaŭa simpatio ŝanĝiĝas en malamegon.

Sklaviga rolo de misiistoj

Studentoj bonege komprenis la socian esencon de misiistoj — lakeoj de komercista ĉeflibro kaj intervencia pafilo; krom tio, ili tre bone komprenis ankaŭ alian flankon de agado de ĉi-predikistoj de frateco kaj amo, nome, organizitan sub kovrilo de bonfarado insistan agitadon inter ĉina malklera proletaro kontraŭ elementoj, organizantaj memkonscion kaj solidarecon de la proletaro.

En «Nord China Daily News» de 16. dec. 1924 en longa artikolo, sumiganta agadon de misiistaj organizaĵoj inter 500 000 rikŝoj de Ŝanghao, estas cifero de propagandkunvenoj — 7 200, kiujn partoprenis 409 000 homoj. Kaj ankaŭ ĉi-tie oni klarigas, kiajn, krom religiaj temoj, maleklezianj temojn oni enbatadis en la kapoj de la malkleraj kulioj dum la kunvenoj. La temoj estas du: unua — penetrigi en rikŝojn spiriton de nobleco, ĝentileco, de bona konduto kaj akcelo al registaro. La dua temo — lukto kontraŭ strikmovado. Jen kion diras la raporto:

«Agitantoj ofte agadas inter rikŝoj kaj ĝenerale inter laborulaj grupoj de loĝantaro, instigante al strikoj kaj malordo. La misio insiste provas ĉesigi la pereigajn penadojn, sugestante al la homoj, ke ilia espero je atentemo kaj helpo povas bazi ekskluzive sur ilia propra peno kaj bona konduto».

Do, tio estas tre detale kaj pripense ellaborita programo de sklavigo de malkleraj laborulaj amasoj de Ĉinio, plifortigita de sistemo de filantropaj donacoj.

Kial do estas terura tio, ke junularo, konstruanta novan Ĉinion, tiel malamegas ĉi-estingantojn de ĉinia nacia kaj klasa memkonscio? Ni kontraŭe devas admiri la mirindan kulturan persiston kaj disciplinecon de ĉinia junularo kaj sindetenon de protestoj. Misiistoj faras furiozan, bone pagatan laboron, dezirante formi el Ĉinio «fabrikejon de sklavoj».

Ĉi tio ne efektiviĝos. Neestingebla, sed kreskanta antikristana movado de ĉinia junularo kaj amaso estas por tio garantio.

El «Pravda», 15. febr. 1925 trad. A. Tomo 3712

Vivkostoj en Anglio

La direktiĝo de okazajoj ĉi tie rilate al la vivkostoj ĉiutage fariĝas pli minaca kaj peniga ĉe la laboristaro. Antaŭ kelkaj semajnoj plialtiĝis la panprezo, tiel ke la kosto sole de tiu ĉi ĉefnutraĵo de la popolamaso estas nun 250 procentojn pli alta ol antaŭ la granda milito. La aŭtoritatoj tamen asertas, ke la vivkostoj nuntempaj superas nur je 80 procentoj la antaŭmilitajn; tio estas la «oficiala» cifero. Pli ampleksa kaj pli vera takso estas 150 procentoj: oni do sin turnu al la sekvanta tabelo de kelkaj el la plej necesaj vivrimedoj, kiujn la laboristklasaj familioj devas aĉeti ĉiusemajne:

Vivrimedoj Kostoj antaŭmilitaj nuntempaj Procenta pliiĝo
Pano . . . 2 pencoj po 2 funtoj 5½ pencoj 250
Alumetoj 1½ pencoj po 12 skatoletoj . . . . 10 pencoj 560
Sukero. . 1½ po funto . . . . 3¾ pencoj 150
Karbo . . 1 ŝil. po 112 funtoj 2 ŝil. kaj 6 pencoj 150
Viando (angla) 8 pencoj po funto 1 ŝil. kaj 4 pencoj 100
Teo . . . 1 ŝil. kaj 4 pencoj po funto. . . . . 2 ŝil. kaj 8 pencoj 100
Terpomoj ½ penco po funto 1½ pencoj 200

La prezoj de aliaj varoj, de mebloj, vestoj ktp. ankaŭ restas tre altaj, sed la plej granda pliiĝo ĉiam montriĝas ĉe la nutraĵoj de la laboristaro: oni ja povas kaj devas deteni sin je novaj vestoj kaj similaj aliaj ajoj, kiom ajn bezonaj ili estas, sed el pano, viando, teo, el tiuj plej necesaj konsumaĵoj, kiujn ĉiuj devas havigi al si, la kapitalistoj jam tiris kaj ankoraŭ tiras bonegan profiton.

Kontraŭ la prezalteco de vivrimedoj estas tre interese atenti la fakton, ke oni tiajn komercaĵojn, kiaj estas aŭtomobiloj por la riĉuloj, kaj la de ili uzata petrolo por la veturigo, kompare kun la aliaj vivrimedoj suprecititaj, sufiĉe malplikariĝis. La laboristklaso kompreneble ne uzas tiujn ĉi luksaĵojn, nek kiel manĝaĵojn, nek veturilojn; nur la riĉuloj profitas ĉiusence. La ŝarĝo sub la nuntempa reĝimo ĉiam kuŝas sur la dorso de la laboristaro.

Ofiro.

La varbado komenciĝis. Kie restas via varbrezulto?

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

Konsekvenco de l’ Dawes’a Plano por la franca proletaro

En la ĵurnalo «L’Usine» («La Uzino»), organo de l’ franca mastraro de l’ metalurgio, n-o de la 21. febr. oni povas legi la sekvantajn liniojn:

«Plurfoje ni atentigis en «La Uzino» pri la pli kaj pli proksimaj minacoj de senlaboreco.

Oni unue asertis, ke tiu krizo estus limigata je kelkaj fakoj kaj kelkaj urboj. Ŝajnas nun, ke estas tute aliel. Kiel pruvo sufiĉas la deklaracioj faritaj de l’ «Oficiala Ĵurnalo» mem en ĝia raporto pri situacio de l’ merkato de laboro. Interalie ni tie legas:

Departemento de l’ Nordo. — En la urboj Roubaix kaj Tourcoing la situacio de la lanaja industrio pligraviĝas. La dispecigejoj nelaboris dum kelkaj tagoj, eĉ dum kelkaj semajnoj; la kombilfabrikejoj estas malpligrandigintaj sian dungitaron je 35 ĝis 40 %; la lanfadenfabrikejoj laboras nur 5 tagojn po semajno. Ĝis nun laborado estis normala ĉe lantekseĵoj, glazurejoj kaj tinkturejoj, sed pro malplinombriĝo de l’ mendoj senlaborado antaŭvidiĝas dum tre proksimaj tagoj.

Lin- kaj kotonfadenfabrikejoj ricevas nur malgrandajn kaj nemultnombrajn mendojn, kelkaj el ili laboras por provizado; sed pro kareco de l’ krudaĵoj estas nefacile por ili produkti grandan provizon. La toltekseĵoj ankaŭ malplirapidigis sian produktadon; certaj inter ili laboras nur 30 horojn semajne.

En metalurgio: situacio ankaŭ malbona escepte ĉe uzinoj por konstruado de rulaĵilaro.

En konstruindustrio senlaboreco pligrandiĝas. Departementa oficejo ne povas trovi laboron por senlaboruloj.

Laboro ankaŭ malmulte aktiva en lignoindustrio.

Departemento Pas de Calais. — Laborado daŭrigas malmultiĝi por rekonstruindustrio. Senlaboruloj inter la masonistoj.

Departemento Somme. — Trovi laboron por nespecialistoj kaj manlaboristoj estas tute malfacile.

Departemento Ardennes. — Situacio daŭrigas esti malfacila en konstruindustrio pro malplirapidigo de la laboroj en ruinigitaj regionoj. Ĉe metalurgio aktiveco grave malgrandiĝis.

En regiono de l’ Urbo Nantes. — Industria situacio neaktiva.

En urbo Reims — grava senlaboreco inter la konstrulaboristoj.

Departemento Seine (Paris kaj ĉirkaŭaĵo) — Laboro malpligrandiĝas ĉe la elektrentreprenoj, precipe por la muntistoj-instalistoj. Dungiĝo malfacila por aŭtomobilkondukistoj.

Regiono de l’ urbo Lyon — mallongiĝo de l’ taglabordaŭro ĉe tinktur- kaj presejoj por silkŝtofoj. Aktiveco ankaŭ malgrandiĝas ĉe vest- kaj ŝu-industrioj. Senlaboreco grava ĉe la manlaboristoj. Senlaboreco ankaŭ ĉe panejlaboristoj.»

Tiaj estas la sciigoj liveritaj de «l’ oficiala ĵurnalo». Ili plene konfirmas ti-kiujn ni posedas, kaj eĉ ili ŝajnas iom prokrasti kompare al novajoj ricevitaj de niaj korespondantoj.

Fakte, en regiono de l’ urbo Saint-Etienne, la situacio ne ŝajnas pli bona; oni rimarkas tre grandan malpliiĝon de aktiveco ĉe la industrioj de l’ regiono, precipe ĉe la industrio de bicikloj. Oni eĉ parolas pri fermado de kelkaj uzinoj. La kvanto de laborpetantoj kiuj ne trovas laboron ĉiam pligrandiĝas; ĝi nombris 14 550 ĉi-semajne kontraŭ 13 030 lastsemajne.

En departemento de l’ Nordo, situacio graviĝas ankoraŭ; delegitaro de l’ senlaboruloj postulis rendevuon de la prefekto kiu nur povis al ĝi donaci . . . belajn promesojn.

La ĉi-supraj sciigoj devenas de l’burĝoj; la vero estas multe pli grava. Ekzemple en mia vilaĝo, kiu nombras apenaŭ 2000 loĝantojn, estas hodiaŭ 140 senlaboruloj (evidente en tiu nombro mi ne kalkulas ti-kiuj de sia naskiĝo komforte vivis neniam laborante).

En urbo Douai, grava metalurgia uzino «Arbel» maldungis sian preskaŭ tutan laboristan personaron, ĝi alproksimiĝis — laŭ certaj diroj — la bankroton kaj saviĝis nur per kunfandiĝo kun alia grava metalurgia asocio.

En la proksimaj karbminejoj la situacio de la laboristoj ne estas multe pli bona. Ĉi-tie ankaŭ la francaj laboristoj ne ricevas laboron; pro plej malgranda kulpo oni estas forpelata el la minejo.

Dum tiu tempo la franca mastraro, je kunkulpeco de l’ registaro organizas grandskale la enmigradon de polaj laboristoj, kiuj baldaŭ pligrandigos la nombron de la senlaboruloj.

Francaj mastraro kaj registaro esperas starigi francajn kontraŭ polaj laboristoj; sed ili iluziiĝas, — ni revoluciuloj en Francio, aktive okupiĝas por organizi niajn fratojn venintajn el eksterlando. Jam lastjare en karbminejoj okazis striko, niaj polaj kamaradoj pli brave strikis ol certaj francoj.

Ni ne scias, kion pensi pri konduto de l’ francaj industriistoj kaj registaro; ŝajnas al ni, ke ili organizas la Revolucion; des pli bone! Tion kion ili semas, ni rikoltos.

Robert Soudant SAT-ano 140, 5a sektoro

[BILDO p.3 | 34,75,61,87] Desegnaĵo: tranĉilo kuŝanta sur tablo apud telero aŭ bovlo kun manĝaĵo.

Pro amasiĝo da abonoj kaj kotizoj al SAT, mendoj al ĝiaj eldonoj kaj insignoj, «LA NOVA EPOKO» komunikas, ke unuavice estas plenumataj abonoj kaj kotizoj; la libroj kaj insignoj estas ekspedataj laŭgrade de ilia alveno el Leipzig kaj laŭ vica ordo de alvenantaj mendoj… Malgraŭ ioma prokrasto ĉiuj mendoj estos plenumitaj.

LA NOVA EPOKO.

Freneziĝinta pro maljusteco¹)

Bartolomeo Vanzetti, akuzita kaj kondamnita pro krimo, je kiu neniu kiu konas la travivaĵojn de la homo, aŭ kiu per tolerema menso legis la atestaĵojn, kredas lin kapabla aŭ kulpa, rompiĝis pro la streĉiĝo de preskaŭ kvinjara batalo por sia libereco kaj vivo. Post raporto de kuracistoj li estis portempe enmetita en frenezulejon.

Vanzetti ne estas la unua freneziĝinta viktimo de maljusteco. Ju pli alta estas la mens-kalibro de la akuzito, des pli rapide tia stato povas okazi. Tia persono sentas tiel akran animan naŭzon pro la maljusteco, ke ĝi baldaŭ malfortigas la korpon kaj menson; precipe en okazo kiel tiu de Vanzetti, ĉar li devis submetiĝi al kutima malbonuzo — la sorto de pro mortigo akuzitaj ribeluloj en kapitalistaj ŝtatoj.

El la tri doktoroj, kiuj ekzamenis Vanzetti nur unu, D.ro Meyerson montras iom percepte la veran kialon kiu estis responda por la mensrompiĝo. La aliaj du kuracistoj, estas preskaŭ nenecese mencii, estis dungitoj de la ŝtato Mesaĉusets. La du doktoroj en sia raporto konstatas kiel pruvon de lia malsanstato la «fakton» ke li kredis la jenon: «komploto estis direktita kontraŭ lin por leĝmortigi lin, kaj ke multaj atestantoj en la proceso estis falsĵurantoj».

Eble tiuj doktoroj ne scias ke la raportistoj kiuj ĉeestis la procesojn, la advokatoj kiuj legis la atestaĵaron kaj miloj da personoj kiuj scikonas la proceson ankaŭ kredas ke Vanzetti estis maljuste kondamnita kaj ke atestantoj falsĵuris.

Tiel malmulte ili dubas pri tiuj ĉi faktoj ke ili ekkomencis la plej memorindan en la historio batalon por savi la vivojn de Vanzetti kaj lia kunulo-viktimo Sacco.

Ne estas la kredo de Vanzetti, ke komploto estis organizita kontraŭ lin kaj ke falsĵurantoj estis uzataj por kondamni lin, kiu pruvas lian portempan frenezecon. Male, estas lia absoluta scio ke estis kontraŭ li komplotate, kiu eknaskis en li animan naŭzon kaj kiu havis kiel rezulton almenaŭ portempan renverson de lia bonega spirito.

La lukto por akiri almenaŭ iagrade la juston de ti-kiuj kontrolas la vivojn kaj tial la liberecojn de la popolo, estas longedaŭrinta kaj laciga. Daŭris pli ol kvar jarojn por malfermi la pordojn de la karceroj kie kuŝis la viktimoj de la milit-histerio; sed tio estis finfine farita pro senĉesa persistemo. Sacco kaj Vanzetti kaj Mooney estas ankoraŭ malliberigitaj, ankaŭ aliaj malliberuloj kies sola krimo estis propagandi por pli justa sistemo ekonomia. Se iliaj eksteraj kunlaborantoj forlasas ilin, kien ili povas turni sin pro helpo?

Georgo Saville.

  1. Por la profito de ti-kiuj scias nur malmulton aŭ eble nenion pri Sacco kaj Vanzetti, mi devas mencii ke tiuj du kamaradoj estis antaŭ ĉirkaŭ 5 jaroj false akuzitaj kaj post kelkaj procesoj mortkondamnitaj pro rabado kaj mortigo. La procesoj decidigis laborularon tra la tuta mondo al protestmitingoj kaj monkolektado.

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

La faŝismo en Bulgario

Antaŭ nelonge en Bulgario ekkomenciĝis novaj bataloj inter kapitalistoj kaj laboristoj. Sur unu flanko batalas la laboristoj kaj kamparanoj, sur la alia la tuta burĝaro inkluzive burĝlakeaj laboristoj. Nuntempaj bataloj bazas sur la mortigado de spiritgvidantaj kaj viglaj laboristoj. Ĉar burĝoj vidis, ke ili ne povas sufoki tiun ekflamiĝintan movadon, kiu ne lasas sin sufoki. Bataloj nun atingis plej akran akutecon. La faŝistaj bandoj persekutas laboristajn bandojn, kaj laboristaj bandoj postsekvas la faŝistajn. Tiamaniere oni batalas unu kontraŭ la alia. La faŝista registaro de tago al tago plialtigas la teroron kontraŭ laboristoj kaj kamparanoj. La registaro, dezirante likvidi la tutan revolucian movadon, intencas prezenti antaŭ deputitaro leĝprojekton, kiu pliakrigas la malnovan leĝon, en Bulgario nomatan «z. z. z.» (leĝo por defendo de ŝtato). Ili antaŭvidas pli grandajn punojn kontraŭ ĉiuj, kiuj laboras kontraŭ la faŝismo. Tiuj estas persekutataj kaj juĝataj laŭ leĝo por defendo de la ŝtato. Ankaŭ la nova leĝo rajtigas la registaron, malpermesi la tutan opozician gazetaron. Du el tiuj gazetoj jam trafis tiu sorto, unu laboristan kaj unu kamparanan. La redaktoro de «Niaj tagoj» estas devigita urĝe forlasi Sofion. Li estas deŝirita de sia familio. Entute ĉiuj laboristoj, kiuj estas iom viglaj kaj forte klaskonsciaj, estas minacataj per aresto.

Antaŭ tri semajnoj okazis en Bulgario novaj mortigoj de laboristaj spiritgvidantoj. Ĉiuj mortigitaj personoj estas bonaj publicistoj. Mortfalis la jenaj laboristaj gvidantoj:

Valĉo Ivanov, eks-komsekretario en Sofio, ankaŭ komunumkonsilanto kaj sekretario de instruista organizaĵo. Li estis premsufokita.

Anton Straŝimirov, kom. deputito de Varna regiono, ekskomunumkonsilanto. Ankaŭ redaktoro de gazeto «Varna laboristo».

Daskolov, de vilaĝo Dedovo, Plovdiva regiono, ekssekretario de kompartio en urbo Plovdiv.

Kaj multaj aliaj mortigitoj, sed ili ne estas malkaŝitaj de la laboristoj. Tiu teroro regos dumdaŭre ĝis kiam la perfortula registaro de la ĉefministro Cankov estos faligita. Tiam, ve al la bulgaraj klereguloj!

Zdravejkin

Ŝtata laborserva devo

Ŝtatoj venkitaj dum la lasta hombuĉado ne havas permeson de la venkintaj ŝtatoj, militistigi siajn landanojn laŭ plaĉo. Nur tiom estas konsentata al ili, kiom necesas por subpremi la revolucian movadon. Tiamaniere ili sendanĝeriĝas en la granda imperialista luktado, ili estas senpovigitaj, kastritaj.

Tamen la faŝista burĝaro, nun superinte la paralizon, post konsolidiĝo ekonomia (en Germanio) jam komencas transporti la atakon al sia amata militisma fako. Germana burĝaro intencas leĝigi ŝtatan laborservan devon.

Kion signifas tio? — Oficiale, — devigi la junularon, dum unu aŭ eble du jaroj serve labori por la ŝtato, komprenebla laŭ kazerna (punlabora) sistemo (kunvivo en kazernoj ktp.). Neoficiale, — 1) influi junularon patriote kaj militeme, 2) eduki al si bonan kontraŭagilon en okazo de strikoj. — En Germanio oni jam longe estus akceptinta tian leĝon, se oni ne ankoraŭ timetus la kolektivan kontraŭstaron de l’laboristaro. Ĉar kvankam batallaceco regas la laboristajn vicojn (oni bedaŭrinde devas konstati tion ĉe plimulto de laboristoj), ekribelo nova povus esti provokata per enkonduko de deviga laborservo aŭ simila sklaviga leĝo. Estas dubinde, tamen, ĉu eĉ la prolete organizita junularo en okazo de akcepto de tia leĝo kontraŭmetus tiun fortan reziston, kiu estus bezonata por malebligi ties plenumon.

H. Metzger, 3114.

Socia asekurado en USSR

Laŭ leĝaro pri laboro estas asekurata en Sovet-Unio ĉiu dungata laborulo, sendepende de tio, ĉu li estas okupata en regna, kooperativa, koncesia aŭ privata laborejo, sendepende de karaktero kaj longdaŭro de laboro. Asekurkotizon pagas entreprenoj, oficejoj, mastrumoj aŭ personoj, uzantaj dunglaboron, sen rajto subtrahi ĝin el salajrpago de l’asekurato.

Asekurito ricevas: 1) plenan senpagan medicinan helpon: hejman, malsanulejan kaj sanatorian; 2) plenan salajron en la okazo de provizora perdo de laborkapablo (virinoj, okupataj per fizika laboro, ricevas forpermeson kaj plenan kompenson dum 8 semajnoj ĝis kaj 8 sem. post akuŝo, oficistinoj dum 6 sem. ĝis kaj 6 sem. post akuŝo); 3) subvencion dum senlaboreco, atingantan ne malpli ol kvaronon de salajrpago kaj dum daŭro de ne malpli ol 6 monatoj; 4) subvencion en la okazo de porĉiama perdo de laborkapablo (invalideco); 5) ĉiujare dusemajnan aŭ monatan libertempon (depende de laboro). Krome ricevas subvencion neplenaĝaj aŭ nelaborkapablaj familianoj de l’asekurato en la okazo de ilia malsano aŭ morto de la familinutranto.

Malgraŭ tio, ke Sovetio troviĝas nun post la teruraj monda kaj civila militoj en tre mizera stato ekonomia, estas tamen en regiono de socia asekurado atingita tre multo. Aparte rimarkindaj estas la famaj «domoj de ripozo», kiuj estis lastatempe fonditaj en preskaŭ ĉiu urbo kaj urbeto de la vasta Sovetrespubliko. Por tiaj domoj oni ĝenerale utiligas somerloĝejojn kaj palacojn de la estintaj burĝaro kaj bienposedantoj. Somere dum forpermeso la lacigitaj en fabrikoj kaj uzinoj laboristoj ĝuas tie la libertempon, renovigante siajn konsumitajn dum jaro fortojn. La «domoj de ripozo» servas precipe por sanaj laboristoj. Por malsanuloj ekzistas multaj sanatorioj kaj kuraclokoj, plejparte troviĝantaj en Krimeo. Nunjare la Regna Asekuro (Gostraĥ) komencis ankoraŭ pli profundigi kaj larĝigi sian laboron. Kaj espereble bonaj rezultajoj montriĝos tre baldaŭ. Tiel iom post iom la sovetia proletariaro, akirinta la ŝtatpotencon, plibonigas sian ekonomian situacion.

J. Zlotar, Leningrad.

La Malliberejo en Sovetlando

Metiunuiĝa Salajro

Jen modelo por ministrejoj de kapitalistaj landoj kiel kuraci la krimulojn de iliaj krimoj, anstataŭ ol fabriki krimulojn kiel ĉie nun en la mondo.

La delegitaro de Metiaj Unuiĝoj post sia reveno el Sovetlando raportas, ke la krimuloj, kiuj scias iun metion, estas laborigataj je sia propra metio en la malliberejoj; se ili preferas elekti ian alian metion, oni ĝin al ili volonte instruas.

Ĉiuj laboras nombron da horoj tage kaj ricevas salajron laŭ ĝeneralaj metiunuiĝaj reguloj. Anstataŭ monon ili ricevas specialajn pagilojn, kiujn la familio de la malliberulo povas ŝanĝi je mono aŭ pere de kiu ĝi povas ricevi komercaĵon el kooperativa butiko ĉe la malliberejo.

Se malliberulo rifuzas labori, li tamen estas venigata en la laborejon, kaj estas permesate al li fari nenion. Kutime, vidante kamaradojn ricevi salajron kaj privilegiojn por sia laboro, li ankaŭ komencas labori.

Ne estas armitaj gardistoj

La gardistoj mem estas lertaj metiistoj, kaj ili estas la meti-instruistoj. Nenie oni vidas vipojn aŭ armilojn en la malliberejoj.

En unu el la laborejoj, viditaj de la delegitaro, laboris pli ol 100 krimuloj per marteloj, ĉiziloj, segiloj. Inter ili troviĝis 6 gardistoj-instruistoj kaj ĉirkaŭe promenis nur 2 milicianoj, sen iu videbla armilo.

Kaj ĉi tiuj malliberuloj estis ne politikaj kaptitoj, sed veraj banditoj, rabistoj kaj domrompistoj.

Dum horoj de la laboro viroj kaj virinoj laboras kune. Se geedzoj — ili laboras kune ĉe la sama maŝino aŭ metio.

La kooperativa butiko estas gvidata de la malliberuloj mem. Ili mem elektas komitatojn, kiuj organizas la tutan laboron. Sistemo de ĉeloj solecaj ne ekzistas. Ĉelo estas nun dormoĉambro kun 10—12 litoj. Ĉiu havas rajton alporti aŭ havigi al si siajn proprajn kovrilojn, kusenojn aŭ matracon. Ili rajtas kuŝi sur siaj litoj dum tago, kio en burĝaj malliberejoj nenie estas permesata.

Oni manĝas en komunaj manĝejoj. Manĝo estas alportata de roto, elektita de la malliberuloj mem. Kaj ĉiu rajtas havi tiom da supo kiom li volas.

Ĉiu estas vokata per propra nomo, ne per ciferoj. Ili portas siajn proprajn vestaĵojn, kiel iu alia civitano de Sovetlando.

Raporto laŭ «Daily Herald» de T. Suiadinova.

— pàgina 5 —

LA KVINJARO DE L’ KAPP-PUĈO KAJ DE LA RUHR-RIBELO

Kiel la unuan fojon la germana reakcio provis restarigi la monarkion — Kiel la laboristaro estis malhelpata plenumi sian historian mision — Ni lernu el la historio!

La 13. marto 1920 la ĉefurbo de Germanio estis okupata de kontraŭrevolucia armeo, gvidita de kapitanleŭtenanto Ehrhardt. Per unua marŝo kun tute ne tro multaj soldatoj antaŭ la Brandenburgan pordegon, li kapablis rifuĝigi la registaron. Kune kun Kapp, Ludendorff, Traub k. a. estis intencate ekstarigi la diktaturon de l’ monarkiema reakciularo. La rifuĝinta registaro enhavis 7 socialistajn ministrojn. Forpelitaj al Stuttgart, tiuj lerte sciis misuzi la proletaron por rekonkiri la ministroseĝojn kaj privilegiojn por la subula «negocparencaro». La proletaro facilkredeme bonkora kaj pensinerta ĉiam denove «prenas la maronojn el la fajro» por tiuj, kiuj dum danĝerplenaj horoj ĝin scias flatadi. Post liberigo la registaranoj enkarcerigas milojn da sindonemuloj. Nu, dum tiu momento ni rigardu la okazajojn. En aŭtomobilo rifuĝinte kaj alveninte sub ŝirma protekto de l’ proletaro, la ministraro trumpetis jene en la landon:

Laboristoj! Partikamaradoj! ¹)

Militista ribelo furiozas! . . . .

Laboristoj kaj kamaradoj!

Ni ne faris la revolucion por resubmeti nin sub sangozan soldataĉan regadon . . .

Laboristoj kaj kamaradoj!

La laborrezultaĵo de tuta jaro disbatiĝos je ruinaĵo.

Via malfacile akirita libero pereos.

La tuto estas en danĝero!

Pro tio la plej akregaj rebatrimedoj estas necesaj. Neniu laborejo funkciu, . . . . dum tempo kiam regas la militista diktaturo de la Ludendorffanoj.

Pro tio for ĉia laboro! Strikadu!

Forprenu la aeron al la reakciema fiĝentaĉo. Bataladu per ĉiaj rimedoj por la konservo de la Respubliko, flankenigu ĉian malkonkordon. Ekzistas nur unu rimedo por malhelpi la revenon de Vilhelmo IIa:

Malfunkciigo de ĉia ekonomia vivo! Nenies mano sin movu!

Neniu proleto helpu al la militistara diktaturo!

Ĝenerala striko sur la tuta fronto!

Proletoj unuigu vin!

For la Kontraŭrevolucion!

La socialdemokr. membroj de l’ regna registaro. Ebert. Bauer. Noske. Schlicke. Schmidt. David. Müller.

La partiestro de la SPD. Otto Wels.

Kaj la proleta leono leviĝis, ekskuegis sian hararegon, tiel ke la Kapp’anoj ektremis, sed ne nur tiuj, kiuj devis baldaŭ abdiki ektimis, — ne, ankaŭ la vokintoj al la leono proleta ekvidis gravan danĝeron. En la Ruhr-regiono stariĝis kun fulmrapideco grandega ruĝa armeo de laboristoj kiu pelis la soldataron el la regiono, konkiris maŝinpafilojn, pafilegojn ktp. Rapide alia trumpeto eksonis post sendanĝeriĝo de l’ ministroseĝaro:

Al — — Ĉiuj! La Ĝeneralstriko disrompiĝas!

En München, Nürnberg, Braunschweig kaj Frankfurt a. M., oni reeklaboras. En Hannover, Hildesheim, Bremen, tuta Silezio, Orientprusio, Schleswig Holstein, Württemberg, Hessen regas plena silento.

Neniu lasu sin erarigi per bolŝevistaj kaj spartakistaj mensogoj.

Restadu unuecaj kaj fortaj.

Starigu fronton kontraŭ la ĉion pereiganta Bolŝevismo!

En la nomo de l’ regna registaro. v. Seeckt. Schiffer.

Sed la «ruĝa» armeo en la Ruhr-regiono vidis antaŭ si la armeon de l’ «blankularo», kaj ĝi konsciis kiom longe ekzistados ĉi tiu ekzekutistdungataro de l’ kapitalo, tiom longe la danĝero por la proletara celo restados. Tial ĝi batalante persistadis.

Pri tiu grandioza proliberigo-movado, kiu estas treege instrua, skribas certe objektiva burĝa scienculo en libreto: «Artikolo pri historio kaj sociologio de l’ Ruhr-ribelo en marto – aprilo 1920, de Gerhard Colm.»

La situacio estis je la 22. marto proksimume la jena: La ruĝa armeo tenis la Lippe-fronton, kiun ĝi je kelkaj lokoj estis transpaŝinta. Sekve je la premo de la plej ofte kontraŭrevoluciaj ekzekutivsovetoj en la postlando kaj pro la de tie originanta sabotado ¹) ekiĝis intertraktado pri batalhalto kun la registaro. Pri la perfida rolo de ĉi ekzekutivsovetoj eldiras la verkanto sur paĝo 97:

En kelkaj lokoj estas konstatebla kvazaŭ ia solidareco inter la ekzekutivsovetoj — kiuj konsistis plejparte el parti- kaj sindikat-oficistoj — kaj la urbadministraro kontraŭ la ruĝa armeo. Certe ja ni vidis, ke la plej multaj el la ekzekutivsovetoj staris nur duone sur la bazo de l’ revolucio».

La kontrakto okazis nur pro tiu premo eliranta de ĉi-kontraŭrevoluciaj sindikat- kaj partioficistoj, kiuj ĉiam kaj ĉie deklaris sin la «veraj» komisiitoj de l’ popolo, sed kontraŭ la volo de l’ ruĝa soldataro. La rezulto de ĉi-kontraktado inter la por ĉi-konsiladoj aperintaj partigvidistoj kaj la registaro estis kontrakto pri batalhalto, farita je la 23. marto, en kiu estas legebla:

» . . . Neniu soldato (de l’ registararmeo) staras tiom malproksime al sudo, ke, kiam la kontraŭulo haltigas siajn movadojn, hodiaŭ kaj morgaŭ ne okazi povas batalo . . . La laboristo-trupoj estas retrotirendaj ²) ĝis sude de la Lippe . . . La vilaĝoj norde de fronto Dinslaken — Hünxe — Dorsten restas ne-atakotaj de registarotrupoj. — Por ĉi-interkonsentoj validas 24 hora deklarotempo pri malvalidiĝo. Ili tuj ekvalidas.»

Ĉi-kontrakto pri batalhalto devus obligi kontraktojn kun la registaro, kaj tiu ĉi rezultigas, je l’ sekvanta tago, (24. marto) la konatan Kompromiskontrakton de Bielefeld. Ĉi-kontrakto estu ankaŭ represata laŭ originalo por elmontri kion la registaro promesis sub la premo de l’ laboristpafilaro.

Kontraktite en Bielefeld, la 24. marto 1920

La reprezentantoj el ĉiuj partoprenintaj partioj . . . deklaras, ke ili volas pro malkonfuzigo de la situacio deveninta el la Kapp-puĉo interkonsentigi siajn postulojn kun la registaro sur la bazo de ĉi-jena kontrakto:

1. La ĉeestantaj reprezentantoj de l’ registarpartioj uzos sian influon ĉe siaj frakcioj, ke, ĉe l’ venonta novformado de l’ registaro en Regno kaj Prusio, la demando pri la personoj estu solvota de la partioj post interkonsento kun ĉi-organizaĵoj, sindikatoj de laboristoj, komizoj kaj oficistoj partoprenintaj je l’ ĝeneralstriko kaj ke al ĉi-organizaĵoj estu cedita decidpova influo je la novregulado de la ekonomiaj kaj socialpolitikaj statoj.

2. Tuja senarmigo de ĉiuj partoprenintoj je la Kapp-puĉo. Ne punotaj estu ĉiuj, kiuj dum batalo kontraŭ la nuna atenco pekis kontraŭ la leĝoj.

3. Radikala purigo de ĉiuj publikaj administracioj kaj laborejaj administracioj de kontraŭrevoluciaj personoj . . .

4. Plej rapida realigo de la administra reformo sur demokrata bazo je kundecido ankaŭ de l’ ekonomiaj organizaĵoj de l’ laboristoj, komizoj kaj oficistoj.

5. Tuja perfektigo de l’ ekzistantaj kaj kreo de novaj socialaj leĝoj . . .

6. Tuja ekkomenco de l’ socialigo de ĉiuj por ĉi-fako maturaj industribranĉoj . . . Transpreno de la karbo- kaj kalitrusto por la regno.

7. Disirigo de ĉiuj al la konstitucio ne lojale sin montrintaj kontraŭrevoluciaj militistaj organizaĵoj.

8. Efikplena ekpreno, eĉ eksproprigo de disponeblaj vivrimedoj kaj plifortigita kontraŭbatalo al la uzurist- kaj fimarĉandistaro en urbaro kaj vilaĝaro.

9. La laŭkonstitucia oficistaro administradas laŭ leĝa regularo. La nunaj ekzekutivsovetoj starigu en interkonsento kun la homunummestraro la lokan gardistaron kaj reguladu la armilfordonon. Tio ĉi devas okazi plej malfrue dum 10 tagoj. Post ĉi tiu tempo anstataŭos ĉi-ekzekutivsovetojn porordiga komisitaro el la organizita laborist-, komiz- kaj oficistaro.

10. Pro apogo de la laŭordaj sekurecorganoj estu starigata loka gardistaro en la forto ĝis 3 po 1000 loĝantoj.

11. Ĉiuj partoprenintaj promesas uzi sian influon, ke la laboristaro reiru al la kutima laboro. Al la labordonantoj estas konsilate redungi la revenontajn laboristojn.

12. Okazu tuja fordono de ĉiuj armiloj kaj municio.

13. Ĉiuj kaptitoj estu tuj, plej malfrue ĝis la 27. marto tagmeze, 12. horo, liberigotaj.

14. Ĉe lojala plenumo de l’ kontraktaĵoj ne okazos enmarŝo de la registaraj trupoj en Rheinan-Vestfalian industriregionon.

15. La pliseverigita sieĝstato estu tuj nuligita.

16. La regna poŝtministro Giesbert parolos antaŭ la ministraro pri la demandoj de l’ prizorgo de l’ postrestintoj kaj vunditoj kun la celo, ke la kostojn transprenu la regno.

17. Nek al la laboristoj, kiuj partoprenis en la bataloj nek al la anoj de polico kaj loĝantargardistaro, nek al la anoj de la registaraj trupoj ekestu malavantaĝoj aŭ ĝenoj pro la partopreno.

Giesbert, regna poŝtministro; Severing, Thielemann, Heinr. Meyer, Cuno, Stens, Imbusch, Kloft, Hamm, Dr. Jarres, Max Herbig, Paul Oettingshaus, O. Brass, W. Enz, Fritz Charpentier, O. Triebel, Mehlrich, protokolanto.

Jen tiaj estis la postuloj minimumaj, sub kiuj la proletaro de l’ Ruhr-regiono estis preta ĉesigi la batalon. Kaj eĉ ne unu el la promesitaĵoj plenumiĝis flanke de la burĝaro. Kiu povus esperi sinceron de la gajnintoj de l’ revolucio? Sed kiu kredus, ke dekomence la burĝaro kaj la registaro nur intencis trompi la proletaron per la kontrakto, disirigi la batalantojn, konfuzigi la laboristojn? Tamen tio estas la vero! Por tiu ĉi fakto jen du dokumentoj laŭ la verkanto supre citita. Li diras (paĝo 120):

«La regna centro por hejmservo, landadministracio Vestfalio, skribas pri la kontrakto de Bielefeld:

Temis elimini la rondojn, kiuj staras absolute malproksime de komunista programo for el la vicoj de l’ ruĝa armeo. Tio ĉi estis la politika tendenco de l’ kontrakto. Ĝi devis efiki lastvice kiel eksplodig-rimedo por la ruĝa armeo. Ĉi-celo estas plene atingita» (!) . . .

Sed la kontrakto de Bielefeld ne nur intencis efiki disige je la ruĝa armeo, ĝi devis

¹) Estas la formo mem de l’ alvoko

¹) Saboti = intence fuŝi. — Red. ²) devas esti retiritaj malantaŭen. — Red.

— pàgina 6 —

efiki je la laboristaro en la tuta regno, ĉar ĝi (la laboristaro) estis en streĉita maltrankvilego . . .

La burĝa doktoro opinias pri tio: «Se tiu ĉi opinio . . . de l’ politiko registara . . . vere estis aŭtoritata, tiam la reprezentantoj de l’ registaro malpli estus kalkulintaj je fakta finigo de l’ ribelo pacvoje, sed estus provintaj ekaranĝi disigon de la batalantoj por tiam subigi — se necese per armilpotenco — la spartakiste-sindikalistan movadon.

Kion la registaro vere intencis, klariĝas por ni per ĉi-jena tagordono donita al la registarotrupoj. Informilo n-o 6 de la 24. marto. (paĝo 119.):

Oni parolas pri faro de kontrakto pri batalhalto inter la defenddistrikta komandantaro kaj la bolŝevikaj trupoj. Pri tio tute ne estas parolo. La gvidisto de l’ kontraŭula flanko deklaris, ke ili volas retropreni siajn trupojn. Kompenso de la flanko de l’ defenddistrikta komandantaro ne estas certigata.

Por la ĉefo de l’ generaloficiraro: Hanstein, Kapitano de la gen-oficiraro.»

Oni atentu, tiamaniere parolas la defenddistrikta komandantaro post faro de l’ Bielefeld’a interkonsento. Registaro kaj regna defendmilitistaro sentis sin tagon post tago, dum kiu oni kontraktadis, plifortiĝantaj, ĉar dume seninterrompe alrapidis novaj registaraj trupoj. La paroloj de la registaro de tago al tago pli energiiĝas. Je l’ 27. marto jam sentas sin la registaro sufiĉe forta por adresi ultimaton al la Essen’a centrosoveto, en kiu estas postulita tuja disirigo de l’ ruĝa armeo, plena senarmigo, tuja liberigo de kaptitoj — ĉio nun jam senkondiĉe. La «bona» generalo Barono v. Watter donis por tio jenan plenumordonon (radiotelegramo kaptita de l’ centra soveto je l’ 29. marto vid. paĝo 125):

  1. «Se ne estos . . . ĝis 31. marto antaŭtagmeze je l’ 12a horo 4 pezaj maŝinpafiloj, 200 maŝinpafiloj, 16 minĵetiloj, 20000 pafiloj . . . elliveritaj, tiam validas la kondiĉo pri armiltransdono kiel neplenumita.

  2. . . . Se ekzistos ankoraŭ ekzekutivsovetoj je 30. marto, 11a horo antaŭtagmeze, tiam validas la kondiĉo pri respekto de l’ ŝtataŭtoritato kiel neplenumita.

  3. Se je la 30. marto, je l’ 11a horo antaŭtagmeze, ankoraŭ partoj de l’ ruĝa armeo . . . estos armitaj, tiam validas la kondiĉo pri disirigo de l’ ruĝa armeo kiel neplenumita.

  4. Se troviĝos je la 30. marto, 11a horo antaŭtagmeze ankoraŭ kaptitaj regna defendsoldato, ŝirmsoldato, ano de l’ loĝantardefendularo aŭ de la Essen’a aŭ Dortmund’a ŝirmpolicanaro, kiel kaptitoj en la manoj de l’ ribelantoj . . . se ne estos liberigitaj ĉiuj garantiuloj, tiam validas la kondiĉo kiel ne plenumita.

. . . Se eĉ nur haro de kaptitoj aŭ garantiuloj estos elŝirita, tiam la kondiĉo validas kiel neplenumita.

sign.: Barono v. Watter, generalleŭtenanto».

Bonrimarkite: Tiaj kondiĉoj, teknike neplenumeblaj ne estis komunikitaj oficiale al la centra soveto, sed estis kaptita hazarde la senfadena depeŝo! La senarmigon de tiom larĝa batalfronto oni postulis farita dum unu tago! Kaj se ne hazarde la centra soveto kaptus la depeŝon . . . . . ? Ĉi tiu senlime impertinentega provoko de la burĝaro kiu nun sin sentis sekurega, devis vipegi la ekscitegon de la laboristaro. La centra soveto alvokis por denova ĝeneralstriko; en la distrikto de Hagen, kie la «sendependuloj» havis la gvidadon, la laciĝemo ekiĝis je denova batalemo. «Reprezentantoj de l’ ekzekutiva soveto pledis en Münster . . , ili deklaris ke la persistado je ĉi-tiuj punktoj sekvigus la plej malbonon. Eĉ de plej modera tendenculoj eliris plej akraj batalkrioj. La «Bergische Volksstimme» («montlanda popolvoĉo») titolas je l’ 31. marto artikolon: Prefere sub la regado de l’ Antanto, ol sub la regna defendsoldataro. Batalo kun ĉiuj rimedoj, eĉ ĝis sabotado de l’ industriaj instalaĵoj! Plej altan ekscitegon kaŭzis la ultimato en la vicoj de l’ ruĝa armeo. Ili kredis: freneza estas tia postulo, ni, kiuj venkis ĝis nun forliveru la armilojn»?!

Malgraŭ tio la burĝaro atingis, kion ĝi alcelis: malfortiĝon kaj konfuziĝon de l’ ruĝa armeo. Parto de l’ ruĝgardistoj forlasis la fronton. La hejmurboj ne plu sendis municion en la batalfronton. — La disrompiĝo faktiĝis.

«Spite ĉi-tendencojn la pligranda nombro el tiuj, kiuj ankoraŭ estis armitaj je l’ 1. aprilo ne estis malemaj al batalhaltigo, . . . sed ekokazis io, kio ekscitegis la sentojn ĝis la plej alta grado . . .: La antaŭenmarŝo de la regna defend-soldataro je unuopaj lokoj antaŭ la — al ili de l’ registaro ordonita — limtempo. La diskonigita raporto registara, laŭ kiu la soldataro depost la 31. marto ĝis la 3. aprilo estus haltiginta ĉiun antaŭenmovadon kaj nur kie atakoj de l’ armitaj laboristamasoj estus donintaj kaŭzon, estus antaŭenpuŝinta batale la trupojn, ĉi tiu raporto estas nomata de la aŭtoro post profunda analizo de l’ faktaro «eksterordinare malverŝajna».

Je la informo de l’ antaŭenmarŝo de l’ soldataro transdonis la centra soveto al la batalgvidantoj jenan ordonon: «La batalo devas esti rompata en ĉiuj cirkonstancoj . . . eĉ tiam, kiam la regna soldataro postsekvas . . . Ni ne donu la kaŭzon, ke la registaro povu nomi la enmarŝon «devigafero» —. Nun ekkomencis la «policagado» de s-ro v. Watter, dum kiu, kiel la verkanto skribas . . . «je multaj lokoj malgraŭ kontraŭaj penadoj sin venĝis la kolerego de la soldatoj, kiu psikologie eble estis komprenebla, en plej sanga kaj plej kruela maniero je la laboristoj».

Kaj la registaro, la demokrata respublika registaro pro kies defendo kaj protekto la Ruhr-laboristoj levis la armilojn, batalis kaj mortis, kion ĝi faris? Ĝi lavis siajn manojn kvazaŭ Poncio Pilato en la akvo de senkulpeco. La sola ŝirmo, per kiu ĝi distingis la laboristojn estis tiu: Ĝi falsigis la faktojn.

La ministro por internaj aferoj telegrafas al civilkomisaro Thielemann:

«. . . Registaro zorgis, ke mortpafoj ne okazu . . . Kie mortpafoj okazas, oni nomu tiajn: eksceso de la trupo . . . ! !

La zorgoj de l’ registaro konsistis el dokumentinterŝanĝo inter Severing kaj la regna defendkomandantaro, kiun li riproĉas, . . . «ke preskaŭ 100 personoj estis mortpafitaj sen ia ajn militista juĝo». Sed por punado de l’ ekscesintoj la registaro nek trovis la kuraĝon nek la kaŭzon . . .

En tiaj cirkonstancoj estis regajnata la Ruhr-regiono por la «kara patrio». Sed ni — vidinte kaj mem travivinte, kiel laboristaro trompita kaj per belaj parolturnoj konsoladita jaron post jaro cedis unu akiraĵon post la alia al la ekzekutistoj de la laborista klaso, ni pripensu la historion de l’ ĵusa pasinteco kaj — lernu el ĝi.

El diversaj fontoj ĉerpita, ĉefe el la revuo «Aktion» de F. Pfemfert, Berlin, kompilita de Weder 1307.

KORESPONDEJO

  1. Ricevis vian art. Ĝi ne konformas al artikoloj dezirataj por S. pro sia pura teorieco (vidu n.o 23). Ni jam faris escepton kun via prireligia artikolo. Tamen, kiam spaco de felietono permesos, ni tie represos okaze, ne ligante nin. — 2 zl. registritaj. N. B.

  2. Kompreneble traduku art. el S. kaj sendu represaĵojn al Red. Ni tre ĝojos.

  3. Mi uzos vian trad. en «Lern.»

  4. Verŝajne ili estas tro inertaj. N. B.

Preseraro

En la artikolo: Louise Michel n-o 23, pĝ. 3, je la 49. linio unu vorto sensenca malhelpas la komprenon de la tuta frazo. Oni legu: marmovegon anstataŭ marmoregon.

Kion vi faris en tiu ĉi jaro por SAT?

SAT-MOVADO

La ĝenerala kunveno de Lab. Ligo Esperantista en Ĉekoslovakio por SAT

  1. marto ĉ. j. okazis la jarkunveno de Lab. Ligo Esp. en Ĉekoslovakio, en kiu partoprenis reprezentantoj de ĉ. 15 grupoj, kiuj kalkulas 500 membrojn. Post la prelego de la ordinaraj jarraportoj delegito de la grupo «Plzen-Karlov» k-do Stadler proponis la oficialan aliĝon de LLE al SAT. Tiu propono donis la kaŭzon por tre vigla debato, kiun mi pro ĝia intereso koncize menciu. K-do Büchl pensas ke la ligo ne povas aliĝi al SAT, sed nur ĝiaj membroj. K-do Pešek, kiu estis reelektita prezidanto, kompreneble tuj devis havi la parolon en tiu grava afero. «Mi mem estas SATano,» li diris, «rigardu jarlibron de SAT! — sed malgraŭ tio mi nepre estas kontraŭ la aliĝo al SAT (bona SATano, ĉu ne?!), tial ke ĝiaj gazetoj tro okupiĝas pri politiko, kaj ni volas kaj devas nepre esti senpartiaj, ni volas resti veraj esperantistoj kaj ne iaj politikistoj ktp. ktp. — Cetere SAT estas pure komunista asocio, subaĉetata de Moskvo.—»

Respondis k-do Burda: «Jam unufoje dum ĝen. kunveno de LLE mi venigis al debato tiun ĉi aferon (ankaŭ tiam «satano Pešek» malhelpis ĝin), kaj mi, hodiaŭ ne estas malmulte surprizita kiam denove venas k-doj kun afero, kies efektivigon mi jam pensis vana. Pešek aŭ eraras, aŭ intence mensogas kiam li diras ke SAT estas komunista, ĉar al SAT povas aliĝi ĉiu ajn klaskonscia laboristo, tutegale al kiu pol. partio li apartenas. Kaj se en la komitato de SAT troviĝas komunisto, li ne memvole venis tien, sed la tuta membraro lin elektis por plenumi tiun oficon, kaj ĝi ankaŭ fidas al li. Ne ekzistas ĉe SAT la fakto, ke nur delegitoj rajtas elekti kiel ĉe ni, ke unu elektas la alian. Kial ne la tuta membraro voĉdonas en tiu afero, kiel ĉe SAT? SAT absolute ne estas politika organizaĵo, sed celas nur meti esp-on je la servo de la klaskonscia labistaro. Tial estas la devo ke ĉiu lab. esperantisto aliĝu al ĝi. Mi pro tio kore simpatias kun la propono de la grupo Plzen-Karlov kaj deziras ke ni ĉiuj akceptu la proponon.» Nun parolas k-doj Hovorka kaj Büchl, kiuj esprimas sian simpation por SAT. K-do Stadler, delegito de Karlov, postulas de la prezidanto Pešek, ke li voĉdonigu pri tio, sed ĉi lasta nepre volas sufoki la SAT-favoran situacion, kiun kreis la delegito de Karlov kaj komencas denove ĵeti kalumniojn kontraŭ SAT kaj atentigas plie, ke en LLE estas multaj membroj, kiuj samtempe estas UEA-anoj, al kiuj ni (la Ligo) ne povas ordoni, ke ili forlasu UEA kaj transiru al SAT. K-do Stadler respondas al k-do Pešek, ke li ne timu la povon de Moskvo tro multe, ke komunistoj do ankaŭ estas laboristoj, same kiel la socialistoj. «Mi pensas, ke ĉiam ni profitos pli multe de SAT ol de UEA, ĉar UEA neniel

— pàgina 7 —

povas interesi nin kiel laboristojn, nek la policaj, nek la katolikaj, nek la komercistaj aferoj, nek Espero-Pudro nek Espero-Haŭtkremo (en gazeto «Heroldo»). K-dino Melkova (membro ĉe burĝa kaj lab. esp. societo) demandas tiam k-don Burda, ke li klarigu al ŝi kial SAT akceptas subvencion ¹) de Moskvo. «Tio certe malhelpas ke ni aliĝu al ĝi.» Prez. Pešek malpermesas la respondon, ĉar k-do Burda ne estas delegito, sed vane. Oni postulas unuanime, ke li parolu. Burda: » Do, por fraŭlino Melkova mi havas mallongan respondon, kiu samtempe kontentigos Pešek. Se ili ambaŭ estos tiel bonkoraj kaj subvencios SAT, oni certe ankaŭ akceptos la monon» (ridoj). Pešek ruĝiĝas kaj paliĝas samtempe perdante la forton. «Estas hodiaŭ la okazo decidi, ĉu ni simpatias kun burĝa UEA aŭ laborista SAT kaj ni ĉiuj deziras ke la prezidanto finfine voĉdonigu pri tio.» Oficiala delegito de UEA por lab. k-do Kajzer parolas: «Mi petas ke vi hodiaŭ permesu ke mi abdiku mian funkcion ĉe UEA kiel UEA-delegito por la urbo Plzen, ĉar mi ne plu deziras fari perfidulon inter vi. Se la plimulto decidi-

¹) Bedaŭrinde la afabla k-dino eraregas. Ni ja tre dezirus, ke ŝi diris la veron. SAT volonte akceptus subvencion de la IIIa Internacio, same de la IIa kaj de alinumeraj Internacioj, kiuj konsistas el laboristoj. Tio signifus, ke tiuj Internacioj agnoskas la gravecon de nia movado kaj ĝian utilon por la laboristaro.— E. L.

ĝas por SAT, ankaŭ mi aprobas.» Fine oni petas pri voĉdono, nome: esprimi simpation al SAT kaj rekomendi al la membroj de LLE la aliĝon al SAT. La propono estas akceptita unuanime kontraŭ la voĉo de f-ino Melkova. Ŝi restu ĉe UEA kiel semo. Eble iam kreskos ankoraŭ fruktoj sur tiu kampo — kaj Pešek ilin rikoltos. SAT-ano 409.

Esperanto en praktika uzo

Esperanto pli kaj pli penetras en la vivon kaj ĝoje ni povas konstati ke kvazaŭ organizanto, kulturanto de tiu ĉi enpenetrado pli kaj pli evidentiĝas nia SAT.

Antaŭ kelka tempo aperis ĉe Moskva eldonejo «SVOS» centpaĝa libro ruslingva de nia k-do E. Drezen: «Post la limoj. Skizoj pri la eksterlanda socia vivo». Materialo por la libro estas kolektita per Esperanto kaj tion la aŭtoro jene konigas en sia antaŭparolo al la libro:

„Materialo por la artikoloj, apartaj faktoj kaj ciferoj estas prenitaj el Jarlibro de Sennacieca Asocio Tutmonda por 1924 j. kaj el diversaj numeroj de la revuo «Sennacieca Revuo», eldonata de SAT.»

Ni menciu ankaŭ ke en la antaŭ nelonge aperinta ĉe la eldonejo „Ĉervony Ŝlan» (Harkov) libro de nia k-do Zilberfarb pri Edukista Internacio kelkfoje estas notita la grava servo, farita de Esperanto al la Internacio.

Ni zorgu multobligi la ekziston de similaj faktoj kaj uzu niajn fortojn por pleje disvolvi la kulturan laboron de SAT — ĝi estas fonto por niaj sukcesoj porlingvaj.

Moskva Satano.

La «neŭtraleco» de la «neŭtraluloj» ¹)

Mi konsideris la «neŭtralajn» esperantistojn kaj ilian agmanieron tre konataj al ni, kaj ne raportis pri la epizodo. Sed tion faris la Leningrada k-do laŭ la Estonia «neŭtralula» organo «Informoj», sekve ĝi ne povas speguli eĉ skize la epizodon. Do necesas diri kelkajn vortojn, por ke oni havu pli bonan koncepton pri la «neŭtraleco» reginta en la kunveno.

Kiel ĉiuj «neŭtralulaj» kunvenoj okazis ankaŭ la Estonia jarkunveno sub la nacia kaj esperanta standardoj (baza fakto de l’ «neŭtraleco»). En la komenco de mia parolo H. Sakaria (frakvestita paŝtisto de l’ verda ŝafaro) haltigis min kaj voĉdonigis: ĉu mi estu plue aŭskultata aŭ ne. La voĉdonado rezultigis daŭrigon de mia parolo. Priparolinte la agmanieron de l’ «neŭtraluloj» rilate la propagandon kaj oficialigon de esp. (burĝtendenca propagandado, riverencoj antaŭ la ministraĉoj, almozula starado antaŭ la Ligo de Nacioj ktp.) la helverdaj esperantistoj ekalarmis. Tre ekscitiĝis bone konata «neŭtrala» kaj homarfratecon proklamanta esp-isto V. Vaher, kiu forŝiris desur si ĉiujn verdajn ĉifonojn kaj vidigis tipe la «neŭtralulojn», kiaj ili efektive estas. Mi citu ĉi tie lian diritajon karakterizan:

¹) Vidu S. n-o 17.

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

4] G. Brojdo

Eĉ migranta komercisto, komerca karavano el la epoko de komenca kapital-koncentrigo, bezonis unuecon de la lingvo, per kiu li povus trakti kun la aĉetantoj, — unuecon de leĝaro, kiu prezentus por li apogon en liaj komercaj operacioj ktp., ktp. Sed jen aperas la industria kapitalo, kaj en la procedon de socia produktado estas entirataj grandegaj hom-amasoj. Amasa vara produktado postulas kreon de amasa konsumanto de unuspecaj varoj. La kreatan sistemon de merkatoj de disvendo, de krudaĵoj kaj de laborforto kapitalistoj estas devigataj defendi kontraŭ konkurado de alilandaj kapitalistoj. Kune kun tio ĉi kreskas potenca agado de burĝaro por la interna nacia (lingvo, kulturo) kunfandigo de la tuta «popolo» kaj ĝia kontraŭmeto al aliaj landoj, al aliaj popoloj, kiuj prezentas agad-kampon por aliaj naciaj grupoj de monda burĝaro.

Tiu ĉi agado de burĝaro estis difinata de certa teritorio, kiel bazo por ĝiaj ofensiv-movoj kontraŭ la aliaj aŭ nealproprigitaj merkatoj.

Tiu ĉi agado montris sin en la formo de starigo de unueca lingvo, de unueca kultura societeco, komuneco.

Rezulte de la komuneco mastruma, teritoria kaj kultura estis formiĝanta ankaŭ certa komuneco de psika trajtaro.

Tia estas la historia vojo de formiĝanta nacio.

Tiamaniere, — nacio estas kuniĝo de homoj, formiĝanta rezulte de la apero kaj de la disvolviĝo de kapitalismo kaj karakteriziĝanta per ekzisto de certaj ekonomiaj kunligoj interne de ĉi kuniĝo, kaj ankaŭ per komuneco de teritorio, lingvo kaj kulturo.

Neniu el tiuj ĉi signoj aparte formas nacion, ĉar nur la sumo de ĉi signoj konsideras la realan historian procedon de la apero kaj disvolviĝo de nacio. Se ni en tiu ĉi difin-formulo forlasos la momenton de historia ligo kun kapitalismo, do la difino taŭgos ankaŭ por la praa ĉasista hordo, kaj por triba organizaĵo, kaj por gento, ĉar ĉiuj ili estas kuniĝoj de homoj kun la komuneco de ekonomiaj ligoj, teritorio, kulturo ktp.

Tie, kie forestas la teritoria komuneco, tie forestas la unueca agad-kampo por certa grupo de burĝaro, tie forestas sistemo de formiĝintaj ekonomiaj ligoj, difinantaj unuecon de lingvo, kulturo ktp.

Kiam forestas la unueco de ekonomiaj ligoj, tiam ne ekzistas ankaŭ nacio. Tiamaniere, transloĝiĝintaj Amerikon angloj, disvolvintaj tie dumdaŭre de jaroj memstaran kapitalisman mastrumon, apartan, kontraŭmetatan al Anglio, prezentas el si apartan nacion, kvankam ili parolas la saman lingvon kiel la angloj.

Du nacioj povas paroli en unu lingvo. Ili fariĝas diversaj nacioj, se iu ajn signo de nacio (mastruma komuneco, teritorio) ĉesas esti komuna.

  1. Kiel burĝaj kaj kelkaj socialistaj scienculoj komprenas nacion?

Fundamenta trajto de ĉiuj burĝaj kaj social-kompromisemaj (revizionistaj, oportunistaj) difinoj de la nacio konsistas en tio, ke ili estas direktitaj por ne montri la cirkonstancon, ke la nacio estas fenomeno historia, ke ĝi havas sian komencon kaj sian finon.

El la vidpunkto de la klasaj interesoj de la burĝaro, ili estas konsekvencaj. La burĝaro estas sange interesita pri tio, ke el ĝiaj manoj ne estu forprenita unu el gravaj organizaj iloj. La nacio — estas organizaĵo, obliganta al burĝaro nebuligon de klaskonscio, fortroton de klasaj kontraŭdiroj en la plej akraj momentoj de ĝia batalo kiel kontraŭ la proletaro, tiel ankaŭ kortraŭ alinacia burĝaro.

Konfesi, ke nacio estas fenomeno historia, tio signifas ŝanceligi la neŝanceliĝon de nacio, ĝian starigon «poreterne» flanke de dio, naturo aŭ de «racio».

Nome per tio estas difinata en burĝa scienco kunmikso de konceptoj pri raso kaj nacio.

Raso — estas sumo de signoj ĉe homaj specoj, formiĝintaj pro naturaj kondiĉoj, en kiuj vivis la pra-homo: klimato, malseko de aero, geologia strukturo de la enloĝiĝa regiono, ĝia florio kaj animalio ktp.

Raso — ĝi estas homo, kiel parto de la naturo.

Nacio — ĝi estas kuniĝo de homoj, aperanta nur sur la difinita historia ŝtupo de socia disvolviĝo.

Raso kaj ĝiaj signoj ŝanĝiĝas malrapide (samkiel la tuta naturo) kompare kun la rapidaj ŝanĝoj, okazantaj en la homo surbaze de ĝia socia disvolviĝo. Tio ne sufiĉas, — en la procedo de evoluo de la homa socio la rasaj signoj mem ŝanĝiĝas sub la influo de disvolviĝanta tekniko, de produktaj fortoj kaj de okazantaj en la kunligo kun tio ŝanĝoj en la produktaj kaj sociaj interrilatoj.

La burĝa scienco, unuigante la konceptojn pri nacio kaj raso, kreante «eterne» neŝanĝeblajn signojn, kreas kaj propagandas teorion pri konstantaj ecoj kaj pri la antaŭdifino de la «sorto» de popoloj.

Turkoj kaj hindoj, surbaze de tiu teorio, estas raso, dorlotita de la klimato kaj nekapabla al progreso, kaj tial gvidenda flanke de eŭropa kulturo, t. e. ekspluatado flanke de eŭropa kapitalismo. Elrusigis P. Jakovlev. (Finota).

— pàgina 8 —

«For la agentojn de l’ juda ²) registaro» (la «neŭtraleco» rilate la rasojn, gentojn kaj naciojn).

Aginte laŭ la sperto, ke malvero nur povas sin defendi kontraŭ vero per perforto, la prezidanto J. Turn ĉesigis mian parolon kaj ankaŭ ne permesis paroli al aliaj Satanoj ĉeestintaj la kunvenon, sekve restis nur unika vojo fini ĝin.

Dio gardu ilin de l’ «sovaĝaj» (revoluciaj) esp-istoj, por ke ili povu babili pri la interna ideo sub la nacia standardo! Otto Sall.

KRONIKO

Germanio

Oschatz (Saksio). La urba konsilantaro decidis, de pasko enkonduki esp-on en la ĉiloka popollernejo kiel fakultativan fakon, kondiĉe ke partoprenas minimume 15 lernantoj. Sed jam hodiaŭ sin anoncis pli ol 30 infanoj. Instruos instruisto de l’ sama lernejo s-o Merkel, du lecionojn posemajne. E. Fr.

Sovet-Unio

Kremenĉug. Okazis en nia urbo tre kurioza fakto. Lernantoj de 3a labor. lernejo pendigis plakatojn sur muroj, pordoj k. eĉ plafonoj de sia lernejo, kun surskriboj: «For la germanan kaj francan lingvojn! Ni deziras lerni intern. lingvon Esp. Vivu Esperanto!» Dum germana leciono en klasoj estis malplene. Ĉiuj lernantoj de 4, 5, 6, 7 grupoj postulas de administracio instruadon de esp. en ĉiuj grupoj, kiel devigan objekton, anstataŭ germ. kaj franca lingvoj. — En nia urbo SAT-anoj disgluis afiŝojn pri SAT kaj revolucia esp-istaro. En poŝtejo, en ejo de Distriktkomitato RKP, en ĉiuj lab. kluboj, lernejoj kaj oficejoj pendas ĉi-afiŝoj presitaj de nia organizaĵo «Laborista Solidareco». — En murgazeto de muziklernejo mi lokigis grandan art. pri SAT kaj esp. La esp. movado vigliĝas. Ni, ĉi-tieaj SAT-anoj estas entuziasmigitaj. Ni laboros kaj ni venkos.

I. Avrunin (1122).

Murom. Fondiĝis esp. rondeto el 9 k-doj (membroj de kom. junularo), ĉe loka Partia Lab. Klubo. Instruanto kaj gvidanto k-do Osipov. Baldaŭ ni organizos la 2. grupon el lernantoj de loka Profes. teknika lernejo. A. O.

Leningrado. — Organiziĝis Leningrada Grupo de Sennaciuloj en kiu unuiĝas ĉiuj leningradaj SAT-anoj. Ĉiusemajne okazas raportoj pri diversaj temoj. En du urbdistriktoj funkcias perfektigaj rondoj por SAT-anoj. Krome ĉe la Grupo laboras Marksana rondo.

Agitkomisiono de Centra kaj Petrograda Distriktaj Komitatoj de Rusia Kom. Partio (en la urbo estas 6 distriktoj) akceptis rezoluciojn en kiuj ili rekomendas al la laboristaj kluboj organizadon de esper. rondoj kaj proponas al la kom. frakcioj de la kluboj ĉiel helpi al la laboro por organizo de la rondoj. La rondoj funkcios same, kiel ĉiuj aliaj kaj la rondgvidantoj estos pagataj. Ambaŭ rezolucioj, despli ke tiu de la Centra Distrikto valoras por la tuta urbo, tre helpas la laboron kaj post nelonga tempo estos eble organizi multe da novaj rondoj.

Geo. Teterin.

Niĵni-Novgorod. Niĵni-Novgoroda Gub. Filio de SEU disvolvas nun laboron en larĝaj laboristaj masoj. Granda prepara laboro jam estas farita. Dum la pasinta jaro, precipe lastaj monatoj, estis disvastigita en la urbo kaj gubernio ĉirkaŭ 2500 (dumil kvincent) ekz. da diversa esp. literaturo. Dum la jara ĝenerala kunveno de la Filio la 1. febr. estas decidite definitive transiri al la nova metodo de laboro en ĉeloj. Dum febr. estas faritaj multaj raportoj en diversaj organizajoj. Inter ili estas: Partia ĉelo ĉe urba komitato de Rusa Kom. Partio, Plenkunsido de lokaj komitatoj de Prof. Sindikato de Sovetaj Oficistoj. (Dum ĝi oni decidis organizi ĉelojn ĉe ĉiu loka Komitato, aĉeti esp. literaturon por biblioteko de la Sindikato, peti fari raportojn por oficistoj en ĉiuj oficejoj). Malfermita partikunveno ĉe laboristoj de Ligilo. Komuna kunveno de partiaj ĉeloj ĉe lokaj transportistoj kaj ĉe kelkaj uzinoj. Kunveno de 5. rajona fako de la Sindikato de kultur-klerigaj laborantoj. Kunveno de oficistoj de Administra Fako kaj de milicanoj. Kunveno de oficistoj de Gub. Teradministrejo Kunveno de ĉelo de Komunista Junulligo ĉe transportlaboristoj. Kunveno de laboristoj en Kudrotrusto. Raportoj estas farataj preskaŭ ĉiutage. Ĉie estas granda intereso por esp., oni decidas organizi ĉelojn kaj komenci la lernadon. Ĉe laboristoj de Ligilo la ĉelo jam havas 100 personojn. Tie estas gvidataj du kursoj. Por havigi al la organizataj ĉeloj perfektajn esp. instruistojn, ĉe Gubernia Filio estas malfermita kurso por 30 instruistoj. Komenciĝas ankaŭ laboro en la Gubernio, kien estas senditaj specialaj propagandistoj. Disvastigi larĝe la laboron ege malhelpas alta kotizo, starigita de Centra Komitato de SEU, — 1 rub. pagenda tuj post aniĝo. Tiu kotizo fortimigas multajn laboristojn, ne havantajn grandan salajron. Necesas la kotizon plej baldaŭ malaltigi kaj doni pagprokraston.

Adreso de la Filio de nun estas: Polevaja, 35, Niĵni-Novgorod, Sovet-Unio. Ĉiusemajnaj kunvenoj dimanĉe je la 1a. Esperanta legejo malfermita ĉiuvespere.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn el S.: The Young Socialist, Bradford, marto, Malriĉuloj (S. 13). Le Cri des Jeunes, St. Etienne, febr., Infanl. en Usono (S. 1.). Romániai Népszava, Cluj, 15. febr., Infanl. en Ŝanhaj (S. 9), Marks en tatara lingvo (S. 6). A Világ, Targu Mureš, 28. febr., Situacio en Usono (S. 1). [Pro certaj kaŭzoj ĉi lastaj du rumanaj gazetoj hungarlingvaj ne menciis devenon de l’ art., kun nia konsento.] Molodaja Gvardija (Juna Gvardio), Blagoveŝĉensk s/A. — 12. dec. 1924: Infanlaboro en Ameriko (S. 1). Proletarskij Putj, (Proletara vojo), Uljanovsk. — 8. jan. 1925: Vivo de laboristo en Latvio (S. 11). 12. jan. 1925 Je kio oni ne elŝparas (S. 12). 14. jan. 1925 La vivkondiĉoj en Loanda (S. 12). Vlastj Truda, Irkutsk — 30. okt. 1924: Letero el Bulgario (S. 2). Naŝ Putj (Nia Vojo), Velikie Luki. 31. dec. 1924 Kapitalismo en Ĉinio (S. 7). 17. febr. 1925 Kiel vivas laboristoj en Estonio (S. 15) en du lastaj artikoloj la deveno ne menciita.

Div. notojn enpresis: Norsk Bokbinder-Tidende, Oslo, febr., pri kaj en esp., Der Kriegsteilnehmer, Wien, marto, pri kaj en esp., Le Semeur de Norm., Caën, 25, febr., Esp. vivanta lingvo. Fructidor, Mahon (Balearoj), 21. febr., poemo pri esp.

²) Tiele li nomis la registaron de USSR.

TRA LA KLASBATALO

Eksplodis ampleksa striko de la germanaj fervoj-laboristoj pro la mizeraj salajroj.

En Reinsdorf apud Vitenberg (Meza Germanio) okazis dinamit-katastrofo en la tieaj grandaj dinamitfabrikejoj, je kiu perdis la vivon 12 laboristoj.

La grekaj fervojistoj komencis striki.

En Nova Skotio (Aŭstralio) strikas ĉ. 12000 minlaboristoj.

En Francio okazas telegrafista striko, de P.T.T. kiu de Paris etendiĝis al la provincaj urboj, Lyon, Alger, Oran, Roubaix-Tourcoing, Clermont-Ferrand. — La striko de junaj poŝtistoj fariĝas pli kaj pli ĝenerala. Jam en Paris estas 1500 strikantoj.

Preskaŭ la tuta komunista gazetaro en Germanio estas malpermesita je daŭro de du ĝis kvar semajnoj pro alvoko kaŭze de la morto de Ebert.

Nacilingvaj SAT-propagandiloj!

Ruslingvanoj havas eblecon nacilingve propagandi por SAT, mendinte agitplakatojn pri Esp-o kaj SAT («Internacionalnij jazik mirovogo proletariata Esperanto») ĉe la Societo «Laborista Solidareco» (adr.: Kremenĉug, V. Kolĉinski) —.

Prezo: 100 ekz. 1,80 r.; 10 ekz. 20 kop. Oni aldonu por poŝt-afranko 20 %. Livero post okazinta pago.

Rezulto de la ĝenerala voĉdonado pri la proponoj debatitaj dum la IVa kongreso en Bruxelles (aŭgusto 1924)

Partoprenis la voĉdonadon 735 voĉdonrajtaj kamaradoj

Propono 1 akceptita — Aprobis . . 602, Malaprobis 112, Nevalidaj . 21 — 735

Propono 2 akceptita — Aprobis . . 701, Malaprobis 15, Nevalidaj . 19 — 735

Propono 3 akceptita — Aprobis . . 663, Malaprobis 58, Nevalidaj . 14 — 735

Propono 4 akceptita — Aprobis . . 493, Malaprobis 215, Nevalidaj . 27 — 735

Propono 5 malakceptita — Aprobis . . 276, Malaprobis 408, Nevalidaj . 51 — 735

Por la ĝusteco kaj ordeco signas la komisionanoj plenumintaj la nombradon de l’ voĉoj: W. Köhler (1613), M. Koukol (1612), Klara Lehmann (913), F. C. Richter (125), W. Vogel (174), Alb. Weinhold (2568).

Leipzig, 4. marto 1925.

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej.; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 26, 26 de març de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N-o 26 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 26. Marto 1925

[BILDO p.1 | 5,5,90,30] Kapo de la gazeto: ruĝa stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super ĝi la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» en arko, kaj sube la granda stiligita titolo «SENNACIULO».

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz. — Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz.

La ŝanĝoj en la politika mondbildo

Kiam antaŭ duona jaro ni elpaŝis al la sennacieca popoleto kun la unua numero de «Sennaciulo», ni konsciis ke la alteco de nia idealo, la kuraĝa malkompromisema suprenflugado svenigos, ŝancelos, malekvilibrigos kelkiujn, kiuj ne ŝatas la malkutimon, la sentradiciecon, la Novon. Tamen ni nur marŝas per paŝetoj, ne perdas dum flugado el nia vidpovo la solidan teron, tiun malvastan, kaĝecan spacon, en kiu devas suferi dum tagoj kaj noktoj, jaron post jaro, multaj milionoj da kunfratoj. Nia ĝisosta malamiko, la naciismo en multvariaj ĝiaj formoj kaj aperaĵoj, vivas ankoraŭ sian putrecan vivon, vigliĝas jen sub tiu, jen sub alia masko, blufante, stultigante, trompante — fidela amiko de l’ kapitalo. Dum tiu pasinta duonjaro, dum kiu ni per semajna gazeto havis pli fortajn ŝancojn plenumi niajn taskojn, servi al la batalanta proletaro, la bezono por tiaj faktoroj, kiaj estas SAT kaj «Sennaciulo», estis pli granda ol iam ajn. Dum tiu duonjaro en ĉiuj landoj, en tuta mondo la kapitalismo provis refortigi siajn poziciojn, kaj kun ĝiaj ekonomiaj (ŝajn)sukcesoj, kun tiu restariĝo de ĝia aŭtoritato en multaj landoj, kie ĝi estis perdinta sian influon dank’ al la bankrotiga mondmilito — ankaŭ restariĝis ĝia ideologia bazo — naciismo. Nacia fiereco, nacia kulturo, naciaj zeppelinoj, naciaj profitinteresoj — jen la A kaj O de l’ burĝa klaso. Kaj nia tasko — ĉie tie, kie tiu A kaj O penas enpenetri laboristajn mensojn, klopodas putrigi socialistajn rondojn (anstataŭ ke la malo okazas per la kunpuŝiĝo), enradikigi la homan kunfratigan ideon pri sennacieco, kiu fortigos la batalantajn kamaradojn en ilia agado, firmigos ilin en la konvinko pri la venko.

Ĉu ni citu kun kontentula mieno tiujn sukcesojn, kiujn ni atingis dum tiu lasta periodo por SAT kaj ĝiaj ideoj, la favoran sintenon de l’ Transportlaborista Internacio, kiu ligiĝas al la nomo de k-do Nathans, la komprenemon de l’ britaj sindikatestroj rememorante la favorajn parolojn de k-do Purcell, aŭ la eĥon, kiun trovis nia agado en la Sovet-Unio, konsiderante la atentindajn juĝojn de k-do Lunaĉarskij kaj lastdate de famaj k-doj Krasin, Sosnovskij kaj de aŭtoroj kiel Erenburg kaj Tousseul? Ne, prefere ni pripensu kiom ankoraŭ estas farenda, por ke ĉiu proleto, ĉiu simpla laboristo sciu taksi la rolon, kiun ludas nia ideo, nia lingvo en la klasbatala movado.

Kion do ni travivis kaj travivas? Ĉu nacioj ekstaris unu kontraŭ la alia? Ĉu okazis nova buĉado inter nacioj, inter popolaroj? Ho, ne, milda «paco» sunbrilis super la eŭrop-amerika mondo, kaj nur la armilbruo en Malproksima Oriento ĝenis tiun idilion, memorigante nin pri la ekzisto de militoj. En

Okcidento

la surtabligo de l’Davesa plano ŝajnis enkonduki periodon de eterna paco kaj de perfekta humaneco. Kune kun la dolĉaj paroloj pri paco penis restabiliĝi la kapitalista sistemo. Ameriko, la granda kreditoro, havis senton de malkomforto po sia «premanta» kreditora rolo, kaj ne malpli malkomforte sentis sin la ŝuldantoj. Germanio subskribis la pagkondiĉojn kaj ne rikoltis dankon. La suno de Daves nur por mallonga momento varmigis la ruinigitan korpon de tiu regno, nur por mallonga momento lulis en kontentecon kaj trankvilecon la laborularon. Dum nuna horo la belaj iluzioj jam disŝiriĝis, la vualoj estas fortiritaj, kaj la nuda kapitalista realeco malkovriĝas, monstra kaj mortiga kiel ĉiam. En «Sennaciulo», en la tagaj gazetoj amasiĝas la raportoj alarmaj pri nova granda mizero, novaj strikoj, novaj bataloj, — ne nur en unu lando, ne nur en Germanio, la baza problemo de l’ resaniĝema kapitalismo, — ankaŭ en Francio, en Anglio, en Svedio, kaj kien ajn ni turnas nian rigardon, leviĝas proletoj por obstini la mizeron ne forigitan per la Davessolvo. Estas rimarkinde, ke ĝuste la fervojistoj, kiuj estas la plej senperaj sklavoj de Daves kaj kiuj sentas la efikojn de l’ Daves-plano plej draste, — en la plano ja la fervoja afero estas traktata kun plej distingita zorgemo — estas la unuaj, kiuj batalas. La striko kiu jam daŭras kelkan tempon, nur povas esti signalo por la aliaj sklavoj, skui de siaj dorsoj la malindan jugon de netolereblaj ŝarĝoj. En Francio la poŝtistoj komencis kuraĝan strikon, en Grekio la fervojistoj batalas en malfacilaj kondiĉoj. En Anglio oni preparas la fervojistan batalon, kiel respondon al plimalaltigo de salajroj. Signoj, ke laboristaro ĉiulanda nek volas nek povas toleri la mizerajn kondiĉojn. Pasivan rezignon, kiu montriĝis dum lasta jaro en vasta amplekso ĉe laboristaro, sub influo de pacpromesoj kaj pacŝancoj, — dumdaŭre ne konas la proletaro. Ĉiam denove ĝiajn klasajn instinktojn incitas la netolerebla premego de l’ kontraŭulo. — En

Oriento

klariĝis nova situacio de la fortrilatoj. Ni sekvis en «Sennaciulo» la evoluon de tiu nova situacio, ni esploris la kaŭzojn de la konflikto «intern-ĉina», kiu estis tipa kolonia milito, gvidata pro la rabademo de la brita, amerika kaj japana imperialismoj. Dank’ al

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

la rivaleco de l’ potencaj konkurantoj la Sovet-Unio restis venkinto en tiu lukto. Ni vidas kiel sekvon la kvankam ne firman, tamen realpotencan interligiĝon de Sovet-Unio, Japanio kaj Ĉinio, kiu alarmis la tutan eŭropan kapitalistmondon. Pli klare ol iam elmontriĝas la kontrasto inter la brita imperialismo kun ĝiaj sklavkolonioj, sur kiuj ĝi apogas sian tutan forton, kaj — Sovet-Unio, kiu koncentrigis sian pezoforton je la liberigo de tiuj koloniaj sklavoj.

Kaj inter Okcidento kaj Oriento baraktas la

Bufraj ŝtatoj

regataj de nepopularaj ministraroj dungitaj de l’ Antanto: Polio, Litovio, Estonio, Latvio, Bulgario, Rumanio, Jugoslavio, Ĉekoslovakio, Finnlando. Tie la klasbatalo akceptis plej akrajn formojn. Ankoraŭ batalas malvenke la laboristaj kaj kamparanaj masoj kontraŭ siaj subpremantoj, ankoraŭ oni perforte baras al ili la naturan aliĝon al Oriento. Per bestecaj rimedoj, per dungitaj murdistaj bandoj oni provas sufoki la leviĝantan movadon. En Bulgario la protagonistoj estas mortpafataj atence sur stratoj dum hela tago, en Estonio la mortkondamnoj de laboristoj ankoraŭ ne finiĝis, en Albanio oni ekzekutas la kontraŭulojn de nuna faŝista reĝimo, kaj eĉ en malproksima Ĉilio (Sudameriko) oni kaŝe mortpafis maljunan laboristgvidanton.

Per tiaj rimedoj nur laboras pereanta klaso. Sed nia tasko estas, plicertigi la venkon de novsocianoj, edukiĝante mem kaj edukante aliajn por la Novo. La interfratiĝo de proletoj de unu lando al alia ne estu nura frazo en la buŝoj de oratoroj, sed ĝi fariĝu reala faktoro. Nur tiam ni povas kun trankvileco kaj konfido ekiri al la novaj bataloj, kiuj prepariĝas en la proksima estonteco.

N. B.

La nuntempa sklavkomerco

En Varsovio gastis antaŭ kelkaj tagoj ministro de laboro de franca respubliko s-ro Justin Godart.

Por multaj civitanoj de nia ŝtato alveturo de s-ro Godart ne estis ia ajn bagatela okazaĵo. Ĉar ili ne opiniis, ke en Francio, aŭ ĝenerale en ia ŝtato, okcidente, ankaŭ ekzistas tute nebezona ministraro. Ili opiniis, ke nur Polio, dank’ al tio, ke ĉe la sojlo de sia revivigita ekzisto ĝi havis mallongan periodon de „Moraĉevskimo» 1) portas ĉi-nebezonan balaston. Dume ekzistas io simila ankaŭ en Francio. Kiu supozus tion!

Sed ni returnu nian atenton al s-ro Godart.

  1. Moraĉevski regis du jarojn per la «sieĝa stato» kontraŭ laboristaro. Red.

La celo de alveturo de franca laborministro estis subskribi «elmigran konvencion» pole-francan.

Kion signifas ĉi du vortoj; «elmigra konvencio»? —

Detruita dum la mondmilito Francio, havanta tutajn departementojn ruinigitajn, febre estas rekonstruanta. Ĝi rekonstruiĝas tiel rapide, ke mankas laboristmanoj por efektivigi ĉiujn planitajn laborojn. Estus eble ja ĉi-laborojn dispartigi por multaj jaroj, sed Francio rapidas. Ĝi ne volas atendi, ĝi ne havas tempon. Fine ankaŭ ne havas tempon Germanio, Belgio, Aŭstrio, Italio kaj Rumanio, kiuj rapide riparas malutilojn kaŭzitajn de la milito.

Polio ankaŭ estis ruinigita dum la milito kaj ankaŭ havas dezertigitajn distriktojn kaj urbojn ĝisfunde detruitajn, sed ĉe ni oni ne rapidas. Ĉe ni oni havas tempon. Oni senkulpigas sin per facila argumento, ke estas malfacile postuli de

[REKLAMO p.2] Por 32 dolaroj da akcioj por nia kooperativo aĉetis la SAT-anoj de Taŝkent dank’ al la fervora agitado de nia k-do Kuzin (4417). Kiu imitas?

unu generacio rekonstrui detruitan laboron de kelkaj generacioj. Do oni havas tempon kaj zorgante pri infanoj kaj nepoj kaj pranepoj, por ne senenergiigi ilin per senageco, oni lasas al ili laboron, kiun oni mem devus plenumi. Tial, kiam en Francio oni sentas mankon de laboristmanoj, ĉe ni la nombro de senlaboruloj ĉiumonate pliiĝas 2).

Dum sama tempo la registaro de lando, kiu havas nek tempon, nek manojn, sin turnas al la registaro de lando, kiu havas multe da manoj kaj ankoraŭ pli da tempo kaj diras: Donu al mi ciajn liberajn laboristojn.

— Ĉu ci multe bezonas?

— Nu, ni diru, provizore ĉirkaŭ centmil parojn da manoj.

— Multe.

— Multe, nemulte — ja vi plene egale neniom profitas de ĉi-senlaboruloj, kontraŭe, ankoraŭ al ili vi iom pagas.

Jen la konvinka argumento. Du registaroj eksidiĝas ĉe la tablo kaj skribas «elmigran konvencion».

De longe, tre longe, kiam homo povis esti propraĵo de alia homo, ankaŭ okazis

  1. Oni komparu la raporton pri situacio en Francio aperintan en n-o 25. Red.

aĉetkontraktoj — vendado de homoj. Ĉe tablo eksidiĝas du romaj patricioj, — aŭ pli malfrue — du amerikaj plantistoj, kaj unu al alia vendadas aron da vivkomercaĵo. Oni nomis tion tre malbele: sklavkomerco, sed ĝi havis multajn bonajn flankojn. Roma patricio aŭ amerika plantisto devis prizorgi sian hom-inventaron same, kiel li zorgis pri siaj ŝafoj, ĉevaloj, bovoj kaj azenoj, por ke ĝi estu ĝustatempe nutrita, por ke ĝi havu per kio kovri sian pekan korpon, por ke ĝi havu tegmenton super la kapo ktp.

Morto de sklavo estis materiala malprofito, same kiel morto de bruto.

Kun civilizacprogreso homo — sklavo emancipiĝis.

Li liberiĝis tiurilate, ke nune li mem devas zorgi pri nutraĵo, pri vestaĵo kaj pri tegmento super la kapo, ankaŭ pri milo da aliaj bezonoj, kiujn antaŭe li ne konis. Sed li ne ĉesis esti sklavo. Vere nenia plantisto aŭ patricio (hodiaŭ ili nomiĝas bienulo kaj aristokrato) povas lin nek aĉeti nek vendi, sed malgraŭ tio ne malpli li restis kaj estas sklavo de organizita kapitalo, kiu se ĝi emas donos al li laboron, do tiamaniere la manĝaĵon, vestaĵon kaj loĝejon, aŭ, kiam ĝi ekdeziros, sendos lin al Francio dank’ al . . . elmigra konvencio.

Trad. el «Walka» (Batalo) Halpern.

La komercado de Polio kun eksterlando

Dum la tri sezonoj de pasinta jaro importo el eksterlando al Polio estis elkalkulata de ĉefa statistika Oficejo je 1 003 861 000 zl. p. kaj eksporto je 896 291 000 zl. p. Tiuj-ĉi ciferoj montras al ni, ke importo superas eksporton en ĉi-periodo je 107 570 000 zl. p. La plej grandsumaj spezoj rilatas sekvantajn landojn:

Importo Eksporto
en miloj da zlotoj p.
Germanio 340 965 373 738
Aŭstrio 119 784 94 004
Anglio 73 865 83 908
Usono 117 742 4 763
Ĉekoslovakio 55 846 63 682
Francio 52 338 43 416
Rumanio 12 007 61 104
Italio 56 996 4 066

Krom tio Polio ankaŭ komercas kun Belgio, Danio, Nederlando, Litovio, Latvio, Sovet-Unio, Svisio, Svedio, Hungario kaj aliaj landoj, sed tiu komerco estas tre malgranda.

Kun Sovet-Unio lastan tempon pola registaro ĝenerale volas iamaniere ekfratiĝi, ĉar ili timegas estontan invadon flanke de germanoj pro revenĝo. Ĉu la ekfratiĝo efektiviĝos, montros al ni estonteco.

H. H-n.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Fondo de Internacia Trusto por inkandeskaj lampoj

Ni legas en franca ĵurnalo „L’Usine» 1) (La uzino) sekvantan informon:

«Fondo de tiu trusto estis sufiĉe facila, ĉar industria koncentriĝo pri tiu komercaĵo jam estas tre progresinta en ĉiuj landoj: la firmoj «Osram-Gesellschaft» en Germanio, «Westinghouse» kaj «General Electric Company» en Ameriko, «Compagnie des lampes» en Francio, «Philipps» en Nederlando estas regintaj sur la merkato. Jam antaŭ la milito, germanaj kaj amerikaj societoj estis interŝanĝantaj siajn patentojn pri inventoj kaj siajn produktajn rimedojn. Nun la teknika supereco de la firmoj «Auer» kaj «Philipps» certigas al ili privilegion inter hispanaj, norvegaj, ĉekoslovakaj, polaj, svisaj k. c. societoj kie ili havas interesojn.

Tiu trusto celas sisteman interŝanĝadon de patentoj inter ĉiuj siaj anoj kaj organizadon de la vendado en la diversaj regionoj . . . ktp. . .»

Do, laboristoj ĉiulandaj, miaj fratoj, ne miru kiam vi pagos por inkandeskaj lampoj multoble ilian fabrikkoston.

Sed ĉiam memoru, ke same kiel la lampfabrikantoj, la ĉiulandaj laboristoj havas la samajn interesojn.

Robert Soudant (140).

Kontraŭ militservo

El Belgio skribas al ni k-do: Indigna atenco kontraŭ la libereco de konscienco prepariĝas unuan fojon en Belgio. Unu junulo kiu devas esti soldato, rifuzas militservi. La sentimento de lia konscienco malpermesas al li eklerni la armilmetion. Li baldaŭ aperos antaŭ la milittribunalo, por pravigi sian vidpunkton, sian fundan honestecon, sian religiecan fidon al la pacidealo. Malliberejo kaj rigora militist-disciplino penados frakasi tiun noblan volon. Ĉu belgaj kamaradoj sin montros malsenteblaj je tiu sinofero? Ĉu ili, senproteste, ne prenos la partion de l’ honestulo, lasos sufoki la veron? Ĉar tiu kontraŭmilitaristo, socialista, kristana, rifuzas lerni metion, kiu devigus lin mortigi. Tiu rifuzo estas ekzempla manifesto de grandega kaj nobla konscienco, manifesto pro la fundamenta rajto de konscienc-libereco. Tiu rajto ne povas perdiĝi. — Milittribunalo ne haltos antaŭ ĝi. Milita punjusteco trudiĝos en sia tuta forto, kaj denove unu senkulpulo enskribos sian nomon en martira libro de konscienclibereco. — Defenda komisiono estas urĝe konstituciita, por defendi tiun junulon kaj samtempe defendi grandan ideon de paco kaj frateco, je kies realigo ni laboras.

F. Rondelet, Marchin.

  1. L’Usine: organo de famekonata franca «Comité des Forges» (ĝenerala asocio de l’ metalindustriistoj).

El la sama ĵurnalo: «Mastraro ne inventis klasbatalon, ĝi konstatas ĝin kiel bedaŭregindaĵon.»

Ĉu oni povas kredi, ke ekzistas ankoraŭ proletoj, kiuj rifuzas eĉ konstati klasbatalon, kaj penas efektivigi klaskunlaboradon? Ve!

Ni pruvu al ili, ke (laŭ vorto de la franca eks-ĉefministro ŝakalo Clemencó) inter burĝaro kaj laboristaro temas nur pri trudperforto.

R. S. (140)

Marksana analizo de moralo

En januaro, en Moskvo, okazis publika diskuto pri moralo, analizata de l’ marksana vidpunkto. La raportanto — popola komisaro por klerigado, — k-do Lunaĉarski donis tre interesan analizon pri moralideo, tiom diferencan de klasika esencdifino de burĝaj moralistoj. Kio estas moralo laŭ vasta senco de l’ vorto? — per tiu demando komencis sian raporton unu el la gvidantoj de ruslanda proletaro.

— Ĝi estas normaro, reguliganta interhomajn rilatojn, kompleto da homaj sentimentoj kiuj aprobas aŭ malaprobas la propran konduton, — la interna verdikto de l’ konscienco, kiu komprenigas al la homo, kio estas bona, kio — ne.

Post profunda analizo de la historia evoluo de burĝidea moralo, — de E. Kant kun lia kategoria imperativo ĝis rusa publicisto Ĉernyŝevski, — k-do Lunaĉarski transiris al la moralo formuligenda de l’ marksana vidpunkto, asertante, ke nur marksismo eltrovas ĝustalokan vidpunkton rilate al signifo de l’ homa persono, — la klaskonscian vidpunkton, laŭ kiu la homa persono estas konsiderata kiel produktaĵo de l’ epoko, de tiu socio, en kiu ĝi vivas, estas edukata per klasa medio por klasaj celoj. La moralo ĉiam formuliĝas konforme al klasaj interesoj.

La etburĝan filozofion de amoralistoj, kiuj la volon de l’ individuo konsideras antaŭ ĉio, marksismo anstataŭas per kolektivismo, kiu celas al la plej perfektaj organizaj formoj de l’ socio.

Kaj de tiu ĉi punkto la proletaro estas la plej normaleca klaso, kaj ĝisnuna historio konis nenian klason tiom moralecan.

Marksismo diras: la moralo estas necesa, kiel reorganizilo de l’ homa socio, kiel agilo de l’ kolektivismo, kaj la proletaro devas «elforĝi» ĝin por laŭ ĝi rektigi sin kaj la aliajn.

La fundamento de proletara moralo estas kolektivismo, — ĉio por la klaso. Ĉio, kio akcelas la triumfon de l’ klaso, estas bono; kio — ĝian malvenkon, tio estas malbono. Proletaro estas progresema aktivularo de l’ homaro; ĝi, kiel klaso, estas destinita por servi al la tuta homaro, ĝi devas prizorgi ĉiujn sklavigitojn, — jen estas fundamento de l’ proletara moralo. La absoluta submetiĝo de l’ individuo al la klasaj interesoj, — «ĝi estas klaso, dum mi estas nur homo», — jen estas fundamenta principo de l’ proletara moralo, per kiu klasaj kaj tuthomaraj interesoj kunfandiĝas. Oni asertas pri komunistoj, ke ili per partia disciplino katenas libereman kaj kreivan penson de l’ individuo, senpersonigas ĝin. Tio ĉi estas malvero. La partio ne katenas la kreivan penson, ĝi ne estas jungilo por la penso, sed ties gvidanta lumturo, ĉirkaŭ kiu koncentriĝas la plej bonaj fortoj de proletara kreado. Ni absolute fidas al ĝi kiel produktaĵo de l’ kolektiva kreado.

Konklude k-do Lunaĉarski tuŝis la demandon pri seks-moralo, refutante la mensogaĵojn de l’ burĝaj kritikistoj pri tio, ke la proletara moralo malagnoskas la belon, amon, patrinecon ktp.

La amo estas natura emo de unu sekso al la alia; ĝi estas la plej altgrada elmontriĝo de l’ homaj sentoj, de l’ spirita entuziasmo, kaj de tiu ĉi vidpunkto marksismo konsideras ĝin, kaj aserteble, eĉ pli serioze ol la burĝa filozofio.

Sed la amo devas esti libera sen havi ian ajn povon por sklavigi unu volon sub la alian.

La marksistoj agnoskas absolutan egalrajtecon de l’ seksoj en demandoj de l’ amo; tion ĉi oni ne devas identigi kun seksa maldisciplino. Ni ne estas cinikuloj: sekse uzi la knabinon, amuziĝi kun ŝi dum 1—2 monatoj kaj poste forlasi ŝin malgraŭ eventualaj postsekvoj, — tio ĉi ankaŭ de l’ proletara vidpunkto estas malnoblega.

Oni devas rilati al l’ amo plej delikate, memorante, ke en tiu ĉi sfero de l’ homaj interrilatoj oni plej facile povas malutili al la homo. La patrineco estas unu el la plej altaj ideoj; la amo al la infano estas realaĵo de l’ belo, preter kiu oni ne povas iri indiferente.

Ni tute ne akcelas la ruiniĝon de l’ familio, ĉar oni ne povas nun anstataŭi ĝin, ĉar kiel fundamenton de nia moralo ni havas la ideon de tuthomara feliĉo.

La proletara moralo, trembrilanta per ĉiuj kolornuancoj de l’ vivo, estas ekzemplo de tio, kiel oni devas vivi dum la luktado por organizo de la plej perfektaj kolektivaj formoj de l’ homa socio. Ĝi estas ne malagnoskado, sed konkreta elmontriĝo de la plej altaj formoj de la belo kaj homa spirito.

La interesa kaj aktualtema raporto de k-do Lunaĉarski estis kunveniginta amason de l’ publiko, kiu ne povis eniĝi en la kunvenejo, havanta nur 4000 sidlokojn.

N. Krassovski.

Grave!

Societo «Laborista Solidareco» (Kremenĉug) petas k-dojn el ĉiuj landoj alsendi (laŭeble) rezoluciojn, favorajn al Esp-o voĉdonitajn dum la periodo 1917—1925 de komunistaj organizaĵoj regionaj kaj landaj, same de ruĝaj sindikat-organizaĵoj diversaj (sindikatoj, laborkonfederacioj ktp.). —

La suprenomitaj materialoj estas necesaj por mencio aŭ publikigo en propagandilo eldonota.

Sendu ĉion al: «Laborista Solidareco»

V. Kolĉinski — Kremenĉug (Ukrainio)

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

DISKUTEJO

Dawes-projekto 1)

(Respondartikolo)

Mi tuj komence citas elparolon pri ĝi de ekonomia spertulo bolŝevika, profesoro E. Varga. Li skribis en la moskva Pravda la 15. aŭg. pasintjare: «La efektivigo de la Dawesprojekto fortigos la tendencojn demokrati-pacifistajn en ĉiuj landoj je ĝi partoprenantaj. Ni vidas disfali la faŝismon germanan kiun nun la burĝaro germana ne plu bezonas.» Kaj pri la sekvoj de la projekto: «La kreskado tiel de la laborista partio (angla) kiel ankaŭ de la maldekstra bloko franca kaj de la socialista partio germana daŭros. La efektivigo de la Daw. proj. ŝirmos la industrion germanan kontraŭ nova krizdanĝero, ĝi plilongigos la periodon de la stabileco germanmarka. Tial ĝi prokrastas la ripeton de la akuta situacio revolucieca de la jaro 1923.»

Nu, mi supozas, se tiu projekto tiom gravas, mi certe rajtis kiam mi klopodis analizi ĝin kaj tion simile al k-do Revo, nur kun li diferencinte en la vidpunktoj. Mi intence limigis min je nura teknika enhavo ĝia, ĉar mi nur volis korekti kelkajn porpropagandajn erarojn. Ĉu mi vere nur pritraktis akcesoraĵojn, pri tio mi ne volas disputi kun k-do 1187. La plua riproĉo liaflanke estis ke mi estas forgesinta la ĉefpunkton de la proj.: ĝin rigardi proletmense, t. e. paroli pri ĝiaj sekvoj por la laboristaro kaj priskribi la situacion nunan kiu rezultas el ĝi por la proletario.

Mi volonte volas ripari tion tiomgrade kiom al mi permesas mia «diletantismo marksa». Tiajn kaj similajn moke interjetitajn vortojn k-do 1187 certe estus povinta eviti se li estus disponinta pri kelkaj ecoj memkompreneblaj por homo kiu penas ekestigi la estonton. Homo por estonto batalanta estimas eĉ kontraŭopiniulon, konsideras liajn argumentojn kaj honoras la objektivon kiel la plej alta pensmaniero.

La pordaŭra ordigo de la devigoj rezultantaj el la Daw. proj. kaj la projekta vivkapableco mem, ne konsiderante la influojn ŝancelantajn de mondmastruma origino, estas decidotaj inter la du grandaj klasoj, kapitalo kaj laboro, en propotenca batalado. K-do 1187 pridubis la samgrandecon de la du klasoj parolinte pri koncentriĝado kaj gigantamasiĝo de la kapitalo en ĉiam malpli da manoj, kaj li citis samtempe tiurilate elparolojn de Marks. Malgraŭ ĉio mi kontraŭstaras al tio ke ĝis nun tute ne estas atingata tiela disvolviĝgrado kiel volas kredigi k-do 1187, t. e. unuflanke la kapitalo kiu koncentriĝas en malmultaj manoj, aliflanke la proletaro en nenombrebla amaso. Ho ne, la du interligiĝas unu kun la alia tre intime per la vasteco de la tiel nomitaj enmezaj tavoloj: metio, komerco, etindustrio kaj etekonomio. Proksimume la tuta intelektularo pliigas ilin. Kaj se por tiuj tavoloj ankaŭ la sinriĉigeblo ĉiam malgrandiĝas, ili almenaŭ ideologie estas imensa pluso de la kapitalismo kulturiganta ĝin. Ili ampleksas grandan parton de la laŭleĝa superkonstruaĵo de la ŝtato, apogante samtempe tiun potencaparaton kulturan kaj politikan kiun ignori estas eraro. Je vasta bazo la privatmastruma ideologio, civilizita per kulturaj influoj, leviĝas, montrante sin kiel potenca faktoro kies influo atingas eĉ grandan parton de la proletaro. «Ĉar ne la konscio de la homoj difinas ilian socistaton, kontraŭe, ilia socistato (kaj tiu dependas je la ekonomia konstruo de la socio) difinas la konscion de la homoj! Ĉi-tio por trafe klarigi mian ŝajne strangan proletstarpunkton pri la klasaj fortoj.

Sed «la homo mem estas la bazo de sia produktado de valoroj kiel tiu de ĉio kio ajn ĝi estu, pri kio li okupas sin.»

  1. Vidu n-ojn 12, 16, 22.

Atingante per tio la ekscion[?] de la supereco homa kontraŭ la nura mastruma proceso, mi rajte povas preterpasigi nun la faktorojn spirite necesajn post la jam priskribitaj faktoroj materie necesaj.

Mi citas unue Marks: «Certe la armilo de la kritiko ne povas anstataŭi la kritikon de la armilo, nur la potenco materia renversas la potencon materian, sed — ankaŭ la teorio fariĝas potenco materia kiam ĝi enpenetras la amasojn.» Ĉi-teorio tiukaze estas la socialismo. Socialismo signifas komunan socion bazitan sur la kolektivpropraĵo, ĝi signifas solvon de sennombraj novaj organizformoj, sed ankoraŭ pli ol tio — plej altgradan pliigon de la eroj spiritaj kaj etikaj — plej perfektan humanecon — individuigon de la opulo por ĉiuj — finfine la socialismo ne nur signifas forĵeti la katenojn kapitalistajn sed same tiujn de la egoismo, de la senpripenseco, de la senameco — krei kun ĝojo kaj devsento. Ĉu ekzistas io kio estas pli klopodinda? La neforgesebla Jean Jaurès diris: «La socialismo ne plu estas organizaĵo de unu klaso, sed tiu de la tuta nacio liberigita. Mi kiel socialisto neniam apartigas la laboristklasan liberigon de la kulturo humana. La ekestiĝo de la socialismo portos la tutan produktantaron al plej alta kulturo humana. Ĝi pliigos la nunan kulturstaton de grandega parto popola altigonte ĝin al formo nuntempe apenaŭ revebla.» Kiom mi amas ripeti ĉi-tion!

Kaj la socialismo, ĉi-armilo, ĉu aplikata praktike aŭ trastudata spirite, certe gravos ĉe definitiva decido pri Daw. proj. La potencfaktoro kapitalismo tiom reale bazita, bezonas samvalorecan kontraŭulon. Fariĝi tiu, jen la celo de la laboristaro. Ĝi elektas la ĝustan vojon fortigante la organizaĵojn politikajn por per ili utiligi al si la rajtojn de la demokratio politika kaj por influi la administran aparaton kaj leĝigadon — disvastigante la sindikatojn kaj tion ne nur pro problemoj laŭorigine salajrpolitikaj sed por havigi al si la demokration ekonomian kiu ĝis nun al ĝi ankoraŭ mankas, kaj tiamaniere enpenetri la produktadprocesor[?] — kaj pligrandigante sian vendadsocietaron por intense instigi la konsumadon kaj ĝin plimalkarigi. En tuto konsiderite, tio nur volas diri ke necesas plua disvolviĝo de jam ekzistantaj pozicioj. Ju pli fortaj ili estas, des pli ili estas timindaj kaj des malpli necesas perfortaĵoj kiujn bezonas etgrupoj por daŭrigi sian nuran ekzistrajton. Sed plue, Wilhelm Liebknecht iufoje deklaris: «Scienco estas potenco», kaj la venkita korso Napoléon konfesis sur Sankta Heleno (insulo mediteranea): «Nur ekzistas du potencoj surtere, t. e. la spirito kaj la sabro, sed ĝis nun la spirito ĉiam venkis la sabron». Jen ankoraŭ ilo por venkeme batali samtempe fortigante sin: scienco! Ĉu ni ne havas tiajn fontojn por elĉerpi ilin: Marks, Engels, Lasalle, Bebel, Liebknecht ktp? Nu bone, ni ekestigu de ilia scio similaĵojn interne de ni! Ni disvastigu ilin per postuloj etikaj! Ĉu ni ne sentas sanktojn jam surtere travivitan trastudante la spiritan kaj etikan altecon de Zaratustra? Ĉu kaj ni kiel proletarioj ne jam posedas etikajn ideojn: solidarecon, justecon kaj humanecon? La fiereco de la kreanto je tio aldonas la klaskonscion kaj antaŭ ĉio la memkonscion. Ĉu aŭ tiu estas klaskonscia kiu eĉ ne riskas postuli esti estimata kiel homo kreanta kaj anstataŭ tio svingas humile sian ĉapon renkontante sian ekspluatanton? Ho, mi bone scias la kialon de mia skeptismo! Resumante ĉi-ĉion, oni vidas kia faktoro la laboristaro povas esti, se ĝi volas. De kiam ĝi fariĝos tiel, ĝi kuraĝe povos frontigi sin kontraŭ la kapitalismo, ĉu tio estu pro Dav. proj., aŭ pro alia ĉu ĝi grava problemo. Kaj ĉiam ĝi havos la agadklarecon kaj respondecsenton kiel akompanulojn, disvolviĝante tiel. Marks ja diris: «La liberigo de la laborista klaso nur povas okazi per la laborista klaso mem.» Sed elpensante tion, tiom profundvere, li certe tute ignoris la maŝinafilojn[?] kaj nur kredis je la sana spirito de ĉiu opulo esperinte ke ĉiu ekkonu sian situacion kaj per tio aliĝu al socialismo por tiamaniere, kune kun la aliuloj, krei tiun grandan potencon kiu necese renversos iutage eĉ la plej materian faktoron, la kapitalismon mem, ĉar: «ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco de kiam ĝi influas la amasojn.» Kaj ni, kiuj jam klare vidas tiurilate, nia devo estas plirapidigi la konstruon de la proleta potenco, memedukado kaj amasinstruado helpos al ni, la nura perfortaĵo kaj senfina kritiko forestos. Ĉu tio vere signifas ke fariĝu el ĉiu unu Markso, aŭ ne nur signifas krei tiun homon socialistan kiun ege bezonas la estonta epoko por esti vivkapabla?

K-do 1187 demandis min kion mi opinias pri la bazo de realo Rusio. Certe la nuna Rusio signifas pluson por la internacia laboristaro, ĝi similas al New Lamark de Owen nur gigantece pliigita, sed ĝi certe subiĝos al influoj privatkapitalistaj ĉar ĝiaj subteraj trezoroj ĝis nun ne vekitaj tro postulas esti utiligitaj. Kelkaj seriozaj kontraŭdiroj pri Rusio ankoraŭ: Ĉu vere necesas koalicioj kune kun ĉinaj generaloj, reakciaj despotoj kaj tio nur pro taktikaj sukcesoj? Ĉu al Rusio vere la streĉoj porimperialistaj estas tiom necesaj ke eble baldaŭ inter ĝi kaj la monarka Japanio militista kaj la tiel nomitaj «ekvekiĝintaj popoloj aziaj», t. e. precipe Hindio kaj Ĉinio, formiĝos bloko gigantvasta? Ĉu tiu kreaĵo, kiu laŭ siaj ekonomiaj kondiĉoj plenrajte postulas estontecon, eble reprezentos simbolon de proleta eksterpolitiko? Mi alte estimas ti-kion kreis Lenin kaj atente trastudas lian gigantan heredaĵon, sed konsiderante la estontan ekonomiimperion kapitalistan de Orientazio mi rememorigas al mi elparolon de Engels: «Se la interna ŝtatekzekutivo de iu lando kontraŭstaras al tiu ekonomia disvolviĝo, ĉi-lasta efektivigas sin renversante la potencaparaton politikan» (ekz. la granda franca revolucio). K-do 1187, ni esperu do, ke Orientazio ne fariĝu fatala al Rusio bolŝevika.

SAT-ano 300.

Lingvaj studoj

(Koncerne artikolon de Maksim Krjukov en n-o 14 de «Sennaciulo»).

En la nomita gvida artikolo sub titolo «Lingvaj studoj» ni trovas jenajn punktojn, kiuj postulas ĉu detaligon, ĉu disputon aŭ eĉ refuton:

  1. M. Krjukov diras pri modernaj ŝanĝoj kaj simpligoj de la lingvo, ne montrante precize kion li aludas: ĉu partan simpligon de ortografio, ĉu simpligon de la lingvo ĝenerale. Ne priparolinte la amplekson kaj limojn de eventualaj simpligoj, li povas inciti plurajn neseriozajn reformemulojn fari tute hazardajn kaj necelkonformajn projektproponojn tiudirekte.

  2. La artikolo de d-ro Dietterle, pri kiu parolas M. Krjukov, laŭ nia opinio estas tre grava, altvalora kaj skribita sen ia tendenca vidpunkto. Ni dezirus, ke similaj esplor-lingvaj artikoloj aperu pli ofte sur la paĝoj de «S-ulo». Identigo de opinio de Dietterle kun tiu de neprogresemulo aŭ eĉ burĝo ŝajnas al ni nekomprenebla kaj mallasebla, ĉar ĝi transiras la limon, post kiu komenciĝas demagogio.

  3. Priskribo de situacio de instruituloj en Sovetio, farita de M. Krjukov, estas malĝusta, ĉar efektive la scienculoj kaj specialistoj havas decan atenton de Soveta Registaro, kiu faras ĉion eblan por faciligi kaj akceli ilian sciencan laboradon.

Tiuj ĉi rimarkoj donas al ni rajton konkludi, ke M. Krjukov rilatas al la fako «Lingvaj studoj» ne tiom plenserioze kaj pripense, kiom devigas tiu ĉi grava fako.

La Redakcio de «Esperanto Hejme» — gazeto-lernolibro por laboristoj.

Kazanj (Rusio), januaro 1925.

— pàgina 5 —

SENNACIULO — 5

Ankoraŭfoje:

Ĉu dikredanto povas esti SAT-ano?

Mian opinion al la supra demando mi esprimas tute mallonge: Ne!

Kio estas kristanismo kaj kio estas socialismo?

Kristanismo edukas la homon koni la rilatojn inter dio kaj la homo. Socialismo edukas koni la rilatojn inter la homoj. Kristanismo dependigas la homon en ĉio de dio. Socialismo instruas pri egaleco, libereco kaj frateco. La kristana dio punas per infero kaj rekompencas per ĉiela regno. Ĉiu socialisto dependas de la publika opinio de la socialistoj. Ĉe la socialistoj ĉio estas permesata al alia socialisto, per kio li ne domaĝas la rajtojn de la alia. Moro kaj religio estas la samo ĉe la kristanoj. Tiu ĉi hipotezo estas ilia plej forta armilo kontraŭ ni socialistoj. Tial kiu ne estas religia, devas esti nepre senmorala. Ne ekzistas alia rimedo ol kontraŭ kristana moralo starigi socialistan moralon, kaj tuj ni ekvidos la superecon de la socialismo al kristanismo. Kaj krome, — la kristanoj ne povas solvi inter si la konfliktojn ol per intermilitado. Sed en socialista socio ne estas ebla la milito.

Kion predikis Jezuo? Humilecon, toleremon, paciencon, rezignacion, por ĉiu malbono sur la tero rekompencon en la ĉiela regno. La homo estas malforta, kontraŭ dia volo nenio estas farebla. De dio nia estonto estas determinita. La teologoj fanfaronas, ke Jezuo egaligis per siaj hipotezoj la malriĉulojn kun la riĉuloj, kaj per la Mariakulto egaligis la inojn kun la viroj. Fine Jezuo resp. propagandistoj de lia doktrino por sekvi lin faris leĝon kun X paragrafoj.

Kaj nun venas Marks. Li ne komencis per leĝoj sed donis konsilon por krei la eblecon vivi home. Li diris: Por ke unu homo ne povu subigi, humiligi, eluzi la alian homon, devas esti forigita la proprajo, kaj la tempo, loko, kultura alteco montros, ke kie kiaj ŝanĝoj devas sekvi la komencon. Li diris: Nia sorto dependas de ni mem kaj de la cirkonstancoj (materiaj), en kiuj ni troviĝas. Nia ĉies deziro povas esti realigita, ĉio dependas nur de nia volo. La granda mizero regadas inter ni, ĉar ni ne ricevas la tutan rekompencon por nia honesta laboro, ĉar ekzistas privilegioj, monopoloj. Ke ĉiuj laborantoj, kiujn trafas tiu ĉi sorto, apartenas en la saman klason. Ke kiuj estas konsciaj tiun ĉi sian situacion, havas klaskonscion. La klase konsciaj atingas sian celon (socia ordo de la laborantoj) per la klasbatalo. La proletaro ne povas esti liberigita se ne per siaj propraj fortoj. Ke tio povu sukcesi «Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu!»

Nun, kamaradoj, post la komparo de socialismo kun la kristanismo juĝu, ĉu povas esti SAT-ano dikredanto, «ĉu efektive la dikredado estas tiom danĝera al la socialismo?» ĉu «La tezoj de Jezuo neniel kontraŭstaras socialismon»?

SAT-ano 1934.

[REKLAMO p.5] HELPU PLIMALKARIGI LA GAZETON! VARBU POR LA REKLAMFAKO!

S.A.T. (So-ve-ti) ano

SAT ne minacas kaj ne bruas, sed paŝ’ post paŝo ĝi detruas fortikajn murojn de miljar’. laŭ Devjatnin.

Kiam mi parolas pri SAT, mi substrekas, ke SAT gravas ne danke al sia hodiaŭo, sed danke al sia morgaŭo (estonto).

SAT estas la ĝermo de estonta (finkonstruita) socio.

Per tio ĉi SAT diferencas de aliaj nuntempaj unuiĝoj (kooperativoj teritoriaj kaj profesiaj, partioj, naciaj ktp.), al kiuj SAT rilatas same kiel al apartaj individuoj amike kaj akcelas iliajn naturajn aspirojn al senfina disvolviĝo, kondiĉe: ili ne malhelpu al la bono de la tuto.

Fina idealo de SAT estas tutmonda individuaro, asocio en kiu la libera disvolviĝo de ĉiuj estos asekurita per libera disvolviĝo de ĉiu (laŭ Komun. Manifesto).

Tiu-ĉi «tutmonda individuaro» devos esti science organizita. (Ĝi ne havu ian ajn arbitran aŭtoritaton, krom la realeco kaj la bono de la tuto).

La «tutmonda individuaro» konsistos, kompreneble el viveroj etikaj laŭ ilia kosma mondkoncepto kaj konduto.

Laŭ la direkto de scienca organizo (kultura, kooperativa, profesia, partia ktp.) kaj vivereco etika (kontraŭbatalado al iu ajn mistika Dio kaj anstataŭigo de ĉiuj nebulaj revoj per reala etiko) la SAT-anaro (ĝermo de tutmonda individuaro) plej intensive marŝu!

Ludo de vortoj kreas karan por ĉiu subpremito esprimon:

SO VE TI

kaj en Sovetio (soveta unuiĝo) SAT trovos plej bonan kampon por sia laboro (agado).

Necesas substreki, ke pro la sukceso de stabiligita monsistemo en USSR (donanta al la laboruloj pli kaj pli da libereco, konsiderante la realan staton de la socio, sendepende unu de la alia disponi pri si, sia laboro kaj ĝiaj fruktoj, krom la parto por asekuro de sociprogreseblo) + kooperacio + kultura laboro = en sumo la pliviglo de sovetio, ĝi (la Soveta Unuiĝo) povas esti la plej bona apogpunkto al ĉiuj batalantoj por plej feliĉa vivo sur la tero.

Aparte por la tiel nomataj pacaj batalantoj, ĉar en Sovetio la militperiodo finiĝis kaj komenciĝas periodo (ni esperu, ke ĝi estos senfina) de la plej intensiva paca laboro por la bono de la tuta homaro.

J. Brukson, 1896.

DIVERSAĴOJ

La kapitalista profitsistemo

La elekto de Prezidanto Coolidge estas komenco de freneza spekulaciado ĉe la Nov-Jorka akciborso. Akcioj ĉiuspecaj atingas neantaŭviditajn altprezojn. Meznombro de 2 milionoj da akcioj vendiĝas ĉiutage. Kiel ekzemplo la akcioj de la CSCK.o¹) staris je 50 punktoj last-somere. Hodiaŭ ĝi atingas 170 p. Tenintoj de tiuj akcioj pliriĉiĝis po 12000 dolaroj por ĉiuj 100 akcioj. Alia, — akcio de la CIPFK.o²) staris 1924 je 60 p. Febr. 11. ĝi staris je 250 p. Unu semajnon antaŭe ĝi staris je 195 p.

S-ro W. C. Durant, bone konata spekulaciulo, per la akcioj de unu kompanio gajnis al si 2250000 dolarojn en daŭro de kelkaj tagoj. Laŭ raporto li gajnis entute pli ol 10000000 dolarojn.

1242

  1. Commercial Solvents Chemical Man. Co.
  2. Cast Iron Pipe Foundry Co.

Kontraŭ komunigo

En la ordo de la kapitalismo vidiĝas multaj trouzoj de laborfortoj (produktiloj).

Unu el la plej trafaj ekzemploj estas, en plej progresintaj landoj, la privata aŭtomobilo. Mi ne parolas kontraŭ la vartransportilo; kiel tia, la aŭtomobilo estas tre konvena kaj progresiga. Kiel ambulancoj, fajrestingiloj ktp. ĝia uzado estas bonega.

La plej bonaj formoj de homportaj servadoj devus esti la komunaj.

Kompreneble, la privata aŭtomobilo estas «lasta vorto» en ĉiampreta servado privata. Sed la kapitalismo tute ne edukas la popolojn pri trouzo. Eĉ la laboristoj mem plejmulte ne atentas tion. Ili pensas ke la valoro kaj eluzo, fakte la celo de iliaj kreitajoj, estas afero nur por la dungisto kaj la aĉetonto. Se oni dungus lin por enŝuti akvon per sitelo en riveron, li kontentus — nur la salajro ricevota gravas. Nur post multjara proletara regado la homaro rigardos kiel vera krimulo misuzanton de laborfortoj de aliuloj.

La trouzo kaj tromultiĝo de aŭtomobiloj evidentiĝas en tiu ĉi lando¹). Ili ruliĝas tien kaj reen, kaj oni povas verdiri ke multfoje oni uzas aŭtomobilon ne ĉar necesas veturi sed male ke oni veturas ĉar oni posedas.

Ne malofte riĉulo havas aron de „aŭtoj», kaj eĉ «propran» por ĉiu ano de la familio. Ni aŭdas pri riĉulinoj kiuj posedas «aŭtojn» de malsamaj koloroj por harmoniigi ilin kun la vestoj portataj.

La «aŭtoj» dense viciĝas, dum la riĉulinoj vagadas tra la magazenoj.

Dume, la geblinduloj, devigataj laboradi por panakiri, piedpalpas la vojojn plenriske. Ne nur riĉuloj, sed ankaŭ mezklasanoj kaj eĉ laboristoj kulpas pro tiu trouzo — ĉi tiuj ĉefe per la pli malkara aŭtobiciklo.

La ŝtalo, karbo, scienco, organizado kaj laborfortoj uzitaj en la produktado de tiaj maŝinoj, ankaŭ la grandskala konsumado de petrolo kaj oleo devus esti pli bone uzataj por la homservado. Mi estas certa ke post plua progreso Sovetlando rimarkindos pro manko de tiaj veturiloj.

1242.

  1. Britio.

TRA LA KLASBATALO

En Halle (Germanio) la polico pafis en dense plenigitan salonon dum komunista porbalota kunvenego, post kiam estis parolintaj angla kaj franca kamaradoj, kies paroladoj tiom ekscitis la naciecan burĝaron, ke ĝi sendis siajn ekzekutistojn. Estis mortigitaj 10 laboristoj, inter ili 2 virinoj, 54 vunditaj.

La parlamentaj seĝoj de l’ Radiĉpartio en Jugoslavio estas deklaritaj nulaj de la blanka registaro.

En Italio okazas metallaborista striko, kiu jam daŭras kelkan tempon kaj akceptis grandan amplekson.

La striko de la germanaj fervojistoj pliampleksiĝis. Intertraktoj malsukcesis.

Baldaŭ komenciĝos en Tallinn la proceso kontraŭ la partoprenintoj je 1. dec.-ribelo.

La lokaŭto de 130000 laboristoj en Svedio flanke de la svedaj industriistoj pro labortempo kaj salajro efektiviĝis.

— pàgina 6 —

6 — SENNACIULO

RUĜA HELPO

Al la laboristoj kaj kamparanoj en ĉiuj landoj!

Kamaradoj! Fratoj! 18. marto ni solenas la 54. datrevenon de l’ glorplena Pariza Komuno — de l’unua provo de la proletaro, transpreni en proprajn manojn la potencon. Nur 72 tagojn ekzistis la Pariza Komuno. Kaj la lasta semajno de la Komuno, la sanga maja semajno, de l’ jaro 1871 estu kaj estos neniam forgesita de tiuj, kiuj nuntempe devas suferi sub la premo de l’ekspluatado, sub la premo de l’imperialismo. En tiu sanga maja semajno 30000 Parizaj gelaboristoj estis forbuĉataj kaj ĉiuj ti-kiuj kune kun ili agadis kontraŭ la ekzekutistoj de Versalo, 45000 komunanoj poste estis ĵetataj en la malliberejojn kaj pundomojn. La fervoro de l’triumfanta burĝaro progresis ĝis tia grado, ke pro la arestoj tutaj industribranĉoj de Parizo devis ĉesigi la laboron.

La tago de l’ 18. marto, la tago de l’ Pariza Komuno, fariĝis nun la tago de l’Internacia Ruĝa Helpo. En tiu ĉi tago ni rememoras la glorajn farojn de l’ Parizaj komunanoj. La de ili levita standardo — la Ruĝa Standardo de l’laboruloj, troviĝas en la garantiantaj manoj de l’ laboristoj kaj kamparanoj de la Sovet-Unio. Pro tiu ĉi standardo, pro la heredaĵo de l’Komuno, akrega batalo okazas en ĉiuj kapitalistaj landoj. Kun sanga krueleco la burĝaro subpremas ĉian provon de protesto kontraŭ la ekspluatado kaj subpremo, malliberejoj kaj ekzekutoj estas la rimedoj de la burĝaro.

Sole en Germanio suferas en la karceroj pli ol 7000 revoluciuloj, en Polio 5000, en Italio 5500, en Estonio 1200, en la Balkanlandoj 4000, en Finnlando 1350, en Hispanio 700, en Hungario 300, en Rumanio 800. La samo en la koloniaj kaj duonkoloniaj landoj — Hindio, Sudanteritorio, Koreo ktp., kie ne malmultaj junaj revoluciuloj devas suferi malliberecon kaj turmentojn. Ankoraŭ la sanga teroro en Estonio ne ĉesis kaj jam en Jugoslavio similaj okazoj estiĝas.

Ĉu oni do povas forgesi kiom da infanoj, kiom da proletfamilioj post la bataloj de l’ jaroj 1919 kaj 1921 en Germanio, post la falo de l’hungara, bavara, finna sovetrespublikoj restis sen perlaborantoj?

Kamaradoj! Fratoj! Postulu je la tago de l’18. marto la malfermon de l’malliberejaj pordoj, postulu la liberigon de l’revolucibatalantoj. Postulu ke viaj patroj, fratoj, fratinoj, edzoj kaj infanoj estu liberigataj.

Amnestio estu la lozungo de ĉiuj laboruloj je l’18. marto. Sciu, ke vi akiros veran amnestion, veran liberigon nur tiam, kiam la muroj de l’bastilo de ĉiuj ekspluatatoj kaj subprematoj estos disŝiritaj kaj la kapitalo estos ruinigita. Sed hodiaŭ ĉiu el ni devas pretiĝi por la protekto de nia avangardo — hodiaŭ ĉiu devas aliĝi al IRH. La IRH — la Ruĝa Helpo de l’revolucia proletaro, helpos materie kaj morale al la viktimoj de l’blanka teroro kaj de la burĝa juĝado. Ĉiuj, al kiuj estas karaj kaj helpindaj la partoprenintoj je batalo pro la liberiĝo de l’laborularo arestitaj de la burĝaro, devas subteni hodiaŭ la IRH.

Je la tago de l’18. marto protestu kontraŭ la subpremo per la burĝaj registaroj kaj faŝistaj bandoj! Sekurigu kontraŭ ili vian Ruĝan Helpon! Klarigu kaj senvualigu la brutecajn agojn de l’kontraŭrevolucio.

Klarigu kaj disvastigu la grandan ideon de l’IRH, de l’Ruĝa Postfronto de l’proletara revolucio!

Dediĉu vian memoron al la Pariza Komuno!

Donu tion kio konvenas al tiuj, kiuj daŭrigante la proletaran aferon fariĝas martiroj de l’Mondkomuno!

Vivu la Ruĝa Helpo!

Vivu la internacia solidareco de l’laborularo!

La Ekzekutiva Komitato de l’Internacia Ruĝa Helpo.

RECENZEJO

Gazetoj

Nova gazeto. Liberpensulo, n-o 1, jan.-febr. 6 pĝ. Sekretariejo: Kurt Hubricht, Mariannenstr. 22, I, Leipzig-Neustadt (Germ.).

Jen nova faka gazeto de niaj liberpensaj amikoj. Kiel oficiala gazeto de Internacia Ligo de liberpensuloj oni ne povas kontesti ĝian ekzistrajton. Tamen tion, kion prezentas la enhavo, la liberpensaj legantoj de l’ nova gazeto povus trovi ankaŭ en «Sennaciulo», kiu neniam malkonfesis sian favoron al liberpensula movado kaj ankaŭ malavare malfermis siajn kolonojn por liberpensecaj temoj. Aŭ ĉu «Senn.» pritraktas tro proletmaniere la ateismon? Cetere, la intenco de l’ nova gazeto ja estas modesta: dumonata apero. Espereble ĝi havos bonan propagandan efikon en liberpensulaj rondoj.

Red.

Libroj

El la mondbildo de la nova fiziko de D-ro Reiche. Tradukis H. Muravkin. Eldonis Eldona Kooperativo de SAT. Mendebla ĉe la Administrejo de SAT, Colmstraße 1, Leipzig-Stötteritz (Germanio). Formato 17×12 cm., 52 pĝ., broŝurita. Prezo 0,40 mk. (0,80 sv. fr. por bonval.).

Tiu eldonaĵo estas la unua de serio dediĉita al moderna scienco. Ĝi pritraktas en konciza, tamen facile komprenebla alloga formo tiujn problemojn de moderna fiziko, kiuj hodiaŭ tuŝas eĉ ĉiun simplulon, ĉiun nefakulon — pro la miragaj rezultoj en la fako de radiotekniko — la radioenergion kaj la elektran strukturon de l’materio. Kvankam destinita al sciencemuloj, pro ĝia klara traduko oni povas certigi, ke ĝi ankaŭ tre utilos al la legantoj-sciemuloj. Ni esprimu deziron, ke dank’ al tiel sindonemaj kaj lertaj tradukistoj pli riĉiĝu la sciencteknika biblioteko de SAT.

Frida.

La regado de si mem per konscia aŭtosugesto de E. Coné. Esperantigis J. Borel. Eldon. Esp. Verlag Ellersiek kaj Borel. N-o 33 de Esp.-Biblioteko Internacia. Formato 14×10 cm., 56 pĝ. Prezo 0,30 Goldmark.

Jam multnombraj aŭtoroj publikigis traktatojn pri aŭtosugesto, ĉu konscia, ĉu senkonscia! Prof. Coné, el la fama skolo de Nancy, deiras de la principo, ke la subkonscio estas la granda aganto en ĉiu homo, kaj ke tiu forto laboras, tute sendepende de nia volo, sub influo de la imago. Oni, do, nur faru al si imagon de la dezirita korpa plibonigo, aŭ mensa progreso, kaj lasu labori la subkonscion tute libere. Iom post iom oni konstatas plibonigon. Tial ke Prof. Coné plej sindoneme kaj senpage kuracas ĉiujn suferantojn, nur pro amo al la suferanta homaro, oni komprenas la kvazaŭ religian entuziasmon de lia adeptaro, nomante lin la «moderna miraklisto». Kelkaj preseraroj ŝoviĝis en la tekston. Aliparte oni ne bone komprenas la uzadon de la vorto «abandoni»?

Frida.

Aventuroj de Malspertulo de Robert Reitzel. Esperantigis D.ro Tobias Sigel. Eldonis Esperanto Verlag Ellersiek k. Borel. Berlin kaj Dresden. Formato 18×13 cm., 32 pĝ., kartonita. Prezo 1.20 Goldmark.

Tiu broŝuro, ornamita de bela portreto de Reitzel, enhavas nur fragmenton de la verko de la mortinta fama aŭtoro, kaj la interesplena rakonto kaj belstila tradukaĵo naskos en la animo de la «komprenemaj legantoj» peziron, legi la tutan verkon.

Frida.

V. Kongreso de SAT. Wien, Aŭgusto 1925

2. Komuniko

Kongresadreso: Josef Slezak, Wien XX. Ospelgasse 34/25.

Kongreskotizo: La simpla membrokotizo de SAT por la diversaj landoj. Senlaboruloj, post atestita senlaboreco, pagas la duonon.

Pago: per naciaj monbiletoj en registritaj leteroj.

Aliĝo: Valoraj estas nur aliĝiloj akompanataj de la kotizo. La aliĝilon tekstu legeble laŭ jena ordo: 1) familia nomo, 2) antaŭnomo, 3) aĝo, 4) profesio, 5) strato kaj n-o, 6) urbo, 7) provinco, 8) lando, 9) SAT-membromatrikulo.

Loĝigo: Por prizorgi la konvenajn loĝejojn estas necese, ke la gek-doj mendu plej eble frue la bezonotajn ĉambrojn, ĉu privatan, ĉu hotelan ktp.

Kongrestagoj kaj kongresejo estas pli poste publikigotaj.

Gekamaradoj! Ne prokrastu la sendon de via aliĝilo. Se vi mem ne povas veni, tamen subtenu nin per via kotizo.

1. listo de aliĝintoj

AŬSTRIO

1 K-dino Berger, Ernestino, Wien II (1792). 2 K-do Straßer, Johann, Wien IV (4113). 3 „ Čech, Raimund, Wien IX (1703). 4 „ Klatil, Adalbert, Wien XV. 5 „ Slezak, Josef, Wien XX (1102). 6 „ Wyborny, Ferdin., Wien XX (1352) 7 „ Aicher, Anton, Wien X (933). 8 „ Hejda Vojtech, Wien XII (1795). 9 „ Feith, Siegfried, Wien VI (962). 10 K-dino Friedrich, Erne, Wien XVI. 11 K-do Rasztoczky, Daniel, Wien XXI (3278) 12 „ Jonas, Franz, Wien XXI (1484). 13 „ Sonnenfeld, Ernst, Wien VI (968). 14 „ Polzer, Franz, Wien XVI (1252). 15 „ Winkler, Johann, Wien XIV (4369).

GERMANIO

16 „ Ort, Georgo, Cassel (279). 17 „ Wolfschmitt, Hans, Munĥeno (1804). 18 „ Wengenroth, Karl, Solingen (3989). 19 „ Schmitz, Walter, Solingen-Mengenberg (3988).

— pàgina 7 —

SENNACIULO — 7

FRANCIO

20 „ Piron, La Garenne-Colombes (114). 21 „ Glodeau, Paris XX (50). 22 „ Lanty, Paris XI (1). 23 „ Banmer, Paris XX (11). 24 K-dino Frida Noel, Paris XX (1370).

La Komitato de la Va.

Kelkaj opinioj pri Esperanto

Al legantoj de «Sennaciulo» jam estas konata opinio de k-do Lunaĉarskij pri Esperanto. Nun ni plezure presas ankoraŭ kelkajn opiniojn de konataj Sovetiaj Kamaradoj.

K-do Krasin, Popola Komisaro por Ekstera Komerco kaj Ambasadoro de SSSR en Francio sendis jenan mallongan letereton al redakcio de «Soveta Esperantisto» (monata ruslingva organo de SEU):

«Mi salutas kamaradojn esperantistojn. La lingvo internacia estas unu el la kondiĉoj por efektivigi la fratecon de popoloj.

27. febr. 1925. Krasin.

Konata sovetia ĵurnalisto kaj publicisto k-do L. Sosnovskij prezentis por la sama gazeto jenan artikoleton:

«Se flankenlasi la disputojn pri la eblo anstataŭi la malnovajn, historie kunmetiĝintajn lingvojn de la popoloj per la nova artefarita lingvo, — do la serva rolo de la lingvo Esperanto aŭ de alia, pli perfekta, — estas sendiskuta. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ ekfluos per granda torento la amasaj ekskursoj de laboristoj el SSSR eksterlanden kaj inverse. Esperi, ke rusa laboristo, veturanta en Eŭropon, ellernos antaŭe 5 — 6 lingvojn por viziti 5 — 6 landojn, — estas naive. Li ne povos, certe, ankaŭ per Esperanto sin turni al la laboristaj amasoj de Okcidento, ĉar ankaŭ tie tiu ĉi lingvo ne estas sufiĉe disvastigita. Sed se en ĉiu lando la komunistaj partioj almenaŭ iomete sin okupus pri tiu ĉi problemo, kiomoble plifaciliĝus la eblo por nia viva laboristo, ne posedanta la fremdajn lingvojn, komunikiĝi kun la fratoj laŭ la laboro kaj laŭ la batalo en aliaj landoj.

PRECIPE GRAVE ESTAS ENTIRI EN LA MOVADON DE ESPERANTO ALMENAŬ IOMAN PARTON DE JUNULARO NIA.

Kun saluto L. Sosnovskij.»

Niaj sovetiaj kamaradoj evidente ne sufiĉe ankoraŭ laboris por montri la nunan disvastiĝon de Esperanto en laboristaj medioj de Eŭropo kaj por vaste konigi la nunan praktikan uzeblecon de Esperanto por laborista klaso. Ni esperu ke la nuna granda vigliĝo de Esperanto-movado en Sovetio helpos al niaj sovetiaj k-doj forigi proksimtempe tiun mankon.

Fine estas tre interese konigi al niaj legantoj ankoraŭ la opinion de konata moderna rusa verkisto Elio Erenburg. La legantoj de la antaŭa Literatur-Scienca Aldono kaj de la nuna Sennacieca Revuo jam povis konatiĝi kun kelkaj majstraj paĝoj de tiu aŭtoro: fragmento el «Julio Jurenito» (prononcu: Ĥulio Ĥurenito), la rakontoj «La pipo de paco» kaj «La pipo de komunano» bone montras la talenton de Erenburg kaj lian kapablon akre vipi la klason kapitalistan kaj ĝiajn morojn per siaj verkoj.

En sia libro «Kaj tamen ĝi moviĝas», traktanta pri la nova stilo en literaturo, arto kaj vivo jenajn liniojn dediĉis E. Erenburg al la problemo pri la lingvo internacia:

«Dume la literaturo estas malbonfeliĉa en sia nacia limigiteco (lokaleco de la materialo mem), sed la simptomoj en apartaj landoj estas tiaj, ke mankas duboj — baldaŭ kreado de TUTMONDA LINGVO fariĝos tasko ne de apartaj stranguloj, sed de la homaro.

Mi ne timas esti la unua rusa poeto, montranta rilate al Esperanto ne la ŝercan malŝaton sed la estimon kaj esperon. Dum la lastaj jaroj Esperanto havis vicon da konkiroj. Instruado de tiu ĉi lingvo, kiel deviga objekto, estas enkondukita en lernejoj de Svisio, en kelkaj regionoj de Belgio k. al. Pli grave — internaciaj laboristaj organizaĵoj komencas kompreni la maturiĝintan neceson. Estas eble, ke Esperanto ne konserviĝos, estos anstataŭita per io pli perfekta. Por mi klaras jeno: la homaro proksimiĝas al tiu aĝo, kiam anstataŭ balbutado de praavoj ĝi kreos por si novan, unuecan lingvon» (E. Erenburg. Kaj tamen ĝi moviĝas, pĝ. 102).

Komunikis 1516.

Al ĉiuj Naturamikoj!

Anoj de la turista asocio «La Naturamikoj»!

La 24. ĝis 28. julio 1925 okazos en Frankfurt a. M. (Germanio) la internacia laborista sport-olimpiado. Ankaŭ la naturamikoj tie partoprenos per ekspozicio kaj aliaj aranĝoj, por propagandi la naturamik-movadon. La 26. okt. 1924 sur la Königstein okazis kunveno de la saksaj naturamik-esperantistoj. Tiu konferenco kaj multaj aliaj k.doj proponis, ke dum la Olimpiado ni aranĝu kongreson de niaj sekcioj. Konsekvence el tio mi kunvokas per tio la ĉi-jaran kongreson de la naturamikaj Esp.-sekcioj al Frankfurt a. M. dum la Olimpiado.

Kamaradoj! Esperanton parolantaj Naturamikoj! Venu multnombre al Frankfurt. Nia centralo en Wien ankaŭ sendos reprezentanton. Zorgu, ke ni povu imponi per granda nombro de ĉeestantoj; zorgu, ke tiu kongreso fariĝu grava kaj impona okazo en la naturamika Esperanto-movado.

Centralo de la naturamikaj Esperantosekcioj en komisio: Peter Klopfleisch, Friedrich Engelsstr. 11, Düsseldorf-Eller, Siedlung «Freiheit» (Germanio).

KRONIKO

Bulgario.

Ni jam fondis instruistan esp. grupon en la nova regiono de Bulg., kiu celas disvastigi esp-on inter bulgara instruistaro. Ekzistas du instruistaj organizajoj, unu laŭleĝa, kaj la dua estas danĝera, ĉar ĝi vokas la bulg. instruistaron kaj proletaron pri unueca fronto kontraŭ la burĝaro. Ni agas tute kaŝe, ĉar la bulg. ministroprezidanto de la popola klerigado sendas al ni «karessalutojn», kaj ni perdus niajn oficojn. — Por la grupo de SAT-ano 1433, 4100, 4099.

Germanio.

Je pasko en Dresdeno okazos 15. kongreso de Libera Laborista Unio (F. A. U. D.), sindikalista, aniĝinta al I. L. A. Kiel propono 18 al ĝi la Laborborso Neunkirchen (Saar) proponas: «rekoni esperanton kiel solan rimedon por internaciaj interrilatoj, praktiki ĝin kaj propagandi ĝin en anarkosindikal. gazetaro». Je 19 la Sindik. laborista federacio Dresdena proponas al ĉiuj (samcelanaj) org-ajoj la lernadon de esp-o, por ke ĝi post supoze 3 jaroj fariĝu sola lingvo por internaciaj interrilatoj.

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

5] G. Brojdo

Kolonia politiko de tiuj teoriuloj estas prezentata kiel «natura neceso pro tio ke la naturo mem kreas regantajn kaj sklavajn naciojn».

«Germanoj — skribas unu el tiuj teoriuloj, Boriĥan, — estas envere ŝtateca nacio, kree dotita», — jen la teorio, sur kiu estis konstruataj la imperialismaj atencoj de germanaj kapitalistoj, elmetintaj la devizon: «germanio super ĉio».

Same eraras en la nacia problemo ankaŭ la literaturo, sin nomanta «socialista».

Unu el plej bonaj spertuloj en la nacia problemo, Otto Bauer, donas jenan difinon de la nacio: «Nacio, tio estas la tuta aro da homoj, kunigitaj per komuneco de karaktero surbaze de komuneco de la sorto».

Unue, tiu ĉi difino taŭgas ne nur por tribo, gento kaj nacio, sed eĉ por tia komuneco, kiel grupo da enkarcerigitoj, dum kelkaj jaroj kune loĝantaj en unu karcero.

Tiusence ĉi difino nenion difinas. Sed la ĉefa momento en tiu ĉi difino — estas kaŝo de tiu fakto, ke nacio estas — historia fenomeno, ke ĝi senŝire estas ligita kun apero kaj neniigo de kapitalismo, ke ĝi prezentas per si la komunecon de ekonomiaj interligoj, de teritorio kaj lingvo.

Alia spertulo en la nacia problemo, Springer, skribas: «Nacio, tio estas — unuiĝo de egale pensantaj kaj egale parolantaj homoj». Kaj tie ĉi ankaŭ estas la samaj mankoj, kiel ankaŭ en la antaŭa difino. La nacio, laŭ Springer, ekzistas ankaŭ tie, kie estas nek ekonomia interligo, nek komuneco de teritorio.

La nacia komuneco estas utiligata de burĝaro kiel ilo por nebuligo de klasaj interesoj, en la samaj celoj la burĝa scienco nebuligas la ĝustan komprenon pri tiu pasanta historia formo de interligo en la homa socio, kiu estas nomata — la nacio.

Elrusigis P. Jakovlev.

7. Kiaj ĉefaj periodoj ekzistas en la historio de la nacia problemo?

La nacio ekzistas kiel socia organizajo de kapitalisma socio. En tiuj ĉi soci-politikaj kondiĉoj batalas la du bazaj klasoj: proletaro kaj burĝaro. Ĉe la proletaro kaj ĉe la burĝaro kunmetiĝas en la batal-procedo sia klasa rilato al la nacia problemo. La burĝaro utiligas la fakton de naci-ekzisto por disigo de proletoj diverslandaj kaj por ilia instigo unu kontraŭ la alian, unuvorte ĝi gvidas naciisman politikon.

Proletaro luktas por unuigo de proletoj ĉiulandaj, t. e. ĝi gvidas la politikon internaciisman.

Ambaŭ interbatalantaj klasoj havas sian propran politikon en la nacia problemo.

Tiu ĉi politiko ŝanĝiĝas konforme al disvolviĝo de nacio, kaj sekve ankaŭ de la nacia problemo.

Tiu ĉi politiko ŝanĝiĝas en la procedo de ŝanĝiĝo de historiaj kondiĉoj en la granda klasa milito de la proletaro kontraŭ la burĝaro.

Tri ĉefajn periodojn oni povas skizi en la historio de la nacia problemo:

  1. La periodo de formiĝo kaj disvolviĝo de kapitalisma socio kaj nacio.

  2. La periodo de imperialismo, disfalo de kapitalisma socio, kiam nacio venas en la kontraŭdiron kun interesoj de la naskiĝanta monda mastrumo.

  3. Periodo de la proletara diktatoreco kaj sovet-regado, kiel realig-formo de ĉi diktatoreco.

En ĉiu el ĉi periodoj ni havas diversan signifon de la nacia problemo kaj diversan rilaton inter la batalantaj ĉefaj fortoj de kapitalisma socio, kaj tial la nacian problemon, ĝian starigon kaj solvon (politikon) flanke de proletaro kaj burĝaro necesas analizi en ĉiu periodo aparte.

Esperantigis G. D.

— pàgina 8 —

8 — SENNACIULO

Svedio.

Eksjö. Kurso ĉe laboristoj de fervoja laborejo. 6 k-doj restis studantaj.

Sovet-Unio

Baku. Fondiĝis Esperanto-grupo el 25 k-doj ĉe administrejo de «Azneftj».

Blagoveŝĉensk s/A. Funkcias kurso de Esp-o ĉe la I-a sepjara lernejo. Lernantoj de Eksperimente-modela lernejo ĉe Pedagogia Teknikumo starigis per Esperanto korespondadon kun Nova Zelando. Artikoloj pri Esp-o kaj tradukoj el «Sennaciulo» aperas en murgazeto de junul-komunistoj kaj en buŝa gazeto de Gubernia Intersindikata Komitato.

Caricin. Ĉi tie estas organizitaj du grupoj, studantaj la lingvon: unu ĉe klubo de poŝtoficistoj, dua (en antaŭurbo) ĉe klubo de fabriko «Barikadoj». La unua havas pli ol 40 p., gvidas k-do Petrov; dua — 20 p., gvidas k-do Veliĉko. Lab-istoj, profesianoj kaj speciale geinstruistoj eniris ambaŭ grupojn. La gvidantoj sin turnas al esp. geinstruistoj kaj lab-istoj organizi interkorespondadon kun grupoj, sendante leterojn laŭ adreso: A. P. Veliĉko, Tramvojnaja 3, Sovposjolok, Caricin.

Ekaterinoslav. Ĉe la laborist-fakultato de l’ Medicina Instituto estis aranĝita raporto de k-do Sorokin pri Esp-o antaŭ 35 ĉeest. studentoj, kiu estis aŭdita grandatente.

Kremenĉug. Ĉe la Centra Partia Klubo «Bolŝevik» malfermiĝis 2a studrondeto por komencantoj (partopr. 18 k-doj).

— 10. febr. 1925 en la 3a laborlernejo k-do Izgur prelegis pri «Internacia Lingvo Esperanto». Ĉeestis 120 lernantoj de l’superaj grupoj. La prelego elvokis grandan entuziasmon inter la lernantoj; esp-leciono estos enprogramita.

— Aliĝis al SAT loka «Industri-Komerc-Lernejo».

— 11. febr. prelego de k-do Izgur pri «Esp-o je la servo de l’Proletaro» en la Nutraĵ-laborista Klubo por ĉ. 300 ĉeestint. laboristoj. La prelego sekvigis grandan simpation al nia afero meze de l’aŭskultintaro. Studrondeto fondota.

— Societo «Laborista Solidareco» eldonis por — SAT — varbajn propagandfoliojn ruslingvajn (2000 ekz.).

Moskvo. 15. febr. 1925 dum la jara festeno de 9a kaj 57a pionir-taĉmentoj en la klubo de Dogadov (ĉe Tutsovetia Intersindikata Komitato — VCSPS.) juna kamaradino Tamara raportis pri esp-o; ŝi montris, kiel la pioniroj de ŝia taĉmento interligiĝis per esp-o kun alilandaj pioniroj; lokiginte korespondan anoncon en «Sennaciulo» pioniroj interligiĝis tuj kun Svedio, Germanio kaj aliaj landoj; la proksima zorgo de revoluciaj esp-istaj pioniroj, konkludis k-dino Tamara — estas per «Sennaciulo» interŝanĝi la informojn pri la pionira movado diverslanda.

Dum la Tutsovetia Kongreso de Kleriglaborula Sindikato estis aranĝita de niaj Moskvaj k-doj ekspozicio de Esp-literaturo kaj vendado de lerniloj. Kiel kutime, pleje impresis la kongresajn delegitojn SAT-literaturo; ĉirkaŭ tridek delegitoj, plejparte prezidantoj kaj funkciuloj de guberniaj kaj distriktaj Sindikat-komitatoj abonis la lernogazeton «Esperanto Hejme» kaj aniĝis al SEU, promesinte plej vigle propagandi la lingvon inter instruistoj de sia sindikato.

Samara. La SAT-grupo estas la kerno de nia rondeto esp-ista en la klubo de fervojistoj. Ĝenerale nia grupo kalkulas 30 anojn kaj kunvenas dufoje ĉiusemajne. Krom tio dimanĉe ni kunvenas por lerni kantojn, deklami, sciiĝi pri teorio kaj historio de la movado. La grupo havas sian ĥoron kaj dramsekcion, ankaŭ murgazeton (3a n-o elironta). Formiĝas specialaj korespondaj grupoj

Semenovka (Kremenĉug-distr.). Ĉe la «Vilaĝana Domo» (Selanski Budinsk) fondiĝis esp-rondeto. Gvid. k-do Vetkin.

Tiflis. Organiziĝis Esp-ista grupo ĉe la fervojista klubo je la nomo de Orĝonikidze. Partoprenas 25 k-doj. Funkcias 3-monata kurso de Esp-o.

Umanj. Funkcias Esp-kursoj ĉe la loka laborista klubo (15 part.), ĉe la 5a laborlernejo (25 part.), ĉe la 7a laborlernejo (40 part.) kaj ĉe kooperativa lernejo (30 part.).

Voronej. Laboro de esp-istoj en V. komenciĝis en fino de majo 1924. Unue ekzistis nur malgranda studrondeto. Sed antaŭ 1. sept. estis organizita jam Voroneĵa Urba Societo Esp-ista, kun 15 anoj. Esp-ista vespero aranĝita en klubo je nomo de Karlo Marks altiris pli ol 200 ĉeestantojn. Pri tiu sukcesa propagandvespero aperis notoj en lokaj gazetoj. Ĝi allogis multajn personojn al studo. Dum la festo de Oktobra Revolucio esp-istoj partoprenis demonstracion de sindikataj org-ajoj kun esp. standardo. Dum la vespera soleno (ĉeestis pli ol 2000 p.), estis de ni prezentitaj en esp. «Internacio» kaj «Marŝo de laboristoj». Per pli forta agitado kaj raportoj faritaj de k-do Djakov rezulte en nia societo nun partoprenas pli ol 250 p., i. a. taĉmento de pioniroj (kom. infanaro) 75 p. kaj du rondetoj en du lernejoj de dua ŝtupo. La propagando estas nun transportita al tuta gubernio. El div. provincurboj kaj malproksimaj vilaĝoj ni nun ricevas petojn pri informoj kaj provizado per lernolibroj. Vasta korespondado estas aranĝita. Ĉiuj skribemuloj turnu sin al adr.: Voronej, Klubo je nomo de K. Marks, Voroneĵa Urba Societo Esperantista. 4000.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Bulgario

— K-do Ivan Ivanov, instruisto en v. Dolno-Suvanli ĉe Ortakjoj, pri div. temoj, k. ĉ. l.

— K-do Konstantin Kolev, urbo Ortakjoj-Drabiŝna, dez. koresp. pri div. temoj, interŝ. vidajojn, fot-ajojn k. PI. k. ĉ. l. Ĉiam resp.

Ĉekoslovakio

— K-do Rudolf Linke, Finkendorf 60, Post Ringelshain, dez. koresp. kun lignajistoj k. ĉ. l.

— K-do Vencelo Burghardo, Tannwald, n-o 109, dez. koresp. kun maristoj el ĉ. l. PI. PK. pri lab. kondiĉoj, certe resp.

Germanio

— K-do Georg Kemethmüller, Orffstr. 18, Nürnberg, serĉas koresp-adon kun Anglio (ankaŭ angle), Rusio, Francio kaj ekstereŭropo. Precipe pri sporto kaj lab. movadoj.

— K-do H. Platiel, Altstadt, 390/II. Landshut i. Bay., veturos per tolboato al nia Viena kongreso. Eksterlanda k-do scianta naĝi estas invitata partopreni. Supozebla daŭro de l’veturado 5—6 tagojn. Li ĉiam volonte interŝ. L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l.

— K-do Herbert Hofmann, magazenisto, Schisslerstr. 15, I. Augsburg, dez. koresp. pri div. temoj interŝ. vidaj-, art- kaj fotokartojn k. ĉ. l.

— K-do Martin Riedel, Moltkestr. 47, Zwickau i. S., dez. koresp. L, PK, PI, k. ĉ. l.

— «Deziras interŝanĝadon de PM, k. ĉ. l. Sendu unue». Adr.: H. Wolfschmitt, Klenzestr. 99, I. r., München.

— K-do H. C. Behrendt, Hohlmannstr. 14, Essen-Altenessen, petas siajn koresp. ne koleriĝi pro nerespondo de iliaj leteroj. La kaŭzo estas malsano. Poste li respondos al ĉiuj.

Polio

— Al ĉiu, kiu sendos al mi PM de sia lando «kompleton» mi ankaŭ sendos kompletan serion da PM, el malnovaj kaj novaj de mia lando. Adr.: Inĝeniero St. Kaluscha str. Lubelska 33, Radom.

— K-do H. Halpern, Rynek 7, Lublin, serĉas gravajn gekorespondantojn, escepte Germ.

Sovet-Unio

— K-do Aduev Aleksandro, Polevaja 82, kv. 2, Niĵni-Novgorod, pri ĉiuj temoj, interesiĝas pri presado.

— K-do Vŝivkov-Amurski, Mal. Dmitrovka 12, Institut jurnalistiki, Moskvo, kun studentoj kaj laboristoj pri ĉ. t., k. ĉ. l.

— Esperantista grupo serĉas korespondantojn en la tuta mondo. Adresu: K-do Prohorĉik Petro, Novo-Romanovskij per 11, kv. 2, Minsk.

K-do Efim Flejs, Ukom R. K. P. u. Slobodskoj, Vjatka gub., volas koresp. nur kun eksterlandaj gekomunistoj, pri revolucia movado kaj praktikaj demandoj de partia lab.

— K-do Hudobin Bazilo, ul. Gogola 49, Serdobsk, Sarat. gub., k. ĉ. l. ĉiam resp.

— K-do Jadko-Andreev, P. St., Sjezjinskaja, ul. 4/9, kv. 4, Leningrad. dez. koresp. pri laborkondiĉoj de neplenaĝuloj k. ĉ. l.

— K-do Ejov Johano, Poŝtkesto 51, Astraĥan, kun geesp-istoj de la tuta mondo, PI, L, ĉiam resp.

— K-dino Anna Kalinin, Poŝtkesto 51, Astraĥan, kun geesp-istoj de la tuta mondo, PI, L, ĉiam resp.

— K-do Mikaelo Pahin, Poŝtkesto 51, Astraĥan, pri ĉiuj temoj, k. ĉ. l.

— K-dino Ŝilova Varvaro, Poŝtkesto 51, Astraĥan, pro malsaniĝo ne povas resp. al siaj koresp-antoj.

— K-dino A. Jakovleva, atentigas, ke ŝia adreso de nun estas: Poŝtkesto 667, Moskvo, kaj komunikas al siaj koresp-antoj, ke nun post resaniĝo ŝi resp. al ili ĉiuj.

— K-dino Isaeva Dario, Bolŝ. Pesoĉnaja ul., Serdobsk, Sarat. gub., PKI, interŝ. fotografajojn.

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej; Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼ jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 27, 2 d’abril de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N-o 27 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 2. Aprilo 1925

[BILDO p.1 | 40,7,54,17] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

La plej proksima paŝo

Eltiraĵo el nova libro de Usona aŭtoro Scott Nearing (pĝ. 21/24)

Ni kredas utila publikigi sekvantan skizon en «Sennaciulo», ĉar ĝi montras al ni, kiel oni de ĉiuj flankoj atakas la urĝe solvendan problemon de tutmonda kooperacio, kaj karakterizas la delonge jam al ni konatan rolon de Ligo de Nacioj kiel interes-ligo de tutmonda grandkapitalo laŭ politikaj konsideroj. Unuflanke la Ligo de Nacioj kun siaj vivinteresoj savi la kapitalistan Eŭropon, aliflanke — Sovet-Unio kun protektataj kaj helpataj de ĝi duonkoloniaj kaj plenkoloniaj nacioj kaj nacietoj. Kooperacio kontraŭ privatkapitalista rabmastrumo. Jen la du kontraŭecoj, jen la bazaj problemoj de nia epoko. Red.

Dekoj da milionoj hodiaŭ kooperadas en produktado kaj interŝanĝado, ne pro iu ajn dolĉa rezonado, sed ĉar la urĝaj demandoj de ekzistado lasas al ili nenian elekton. Pro neceseco ja, ĉar ili estas en konstanta rilato unu kun la alia, tial ili eklernas la etajn manierismojn¹) unu de la alia; enketas la personecojn de la fremduloj kiuj ilin preterpasas en la stratoj, laboras kun ili kubuto ĉe kubuto en butikoj kaj manĝas kun ili ĉe la samaj restoraciaj tabloj. Tiu ĉi nova frateco estas elkresko de ĉiutagaj rilatoj en industria komunumo.

Antikvaj demandoj estis de speco kiu dividis homojn. «Ĉu vi estas kristano», «Kie vi naskiĝis», «Ĉu vi parolas hispane». Ne gravis kiel persono respondis je tiuj demandoj, — li sin trovis en malkomforta stato. Se li estis kristano, li trovis du trionojn de la mondo kontraŭstarigita lin kun diferencaj religiaj kredoj. Se li naskiĝis en Francio, li estis devigata alpreni ĉiujn malamikecojn, malamecojn kaj kontraŭecojn sentatajn de francoj kontraŭ iliaj rivaloj. Se li parolis iun ajn krom hispana lingvo, li estis fremdulo en Hispanio.

La antikva mondo estis apartema mondo kradata de muroj, bariloj, limaj palisoj kaj landlimoj. Modernaj demandoj interrilatigas homojn unu kun la alia. «Ĉu vi riparas lokomotivon», «Ĉu vi komprenas karbfosadon», «Ĉu vi povas nin transporti sekure al Japanio», «Ĉu vi prenos ŝuojn ŝanĝe por petrolo», «Ĉu vi kapablas interrilati kun homoj», «Ĉu vi posedas surplusan grenon», «Kiel vi supozas, ke ni povus forigi la antonomon²)», «Permesu ke mi montru al vi novstilan traktoron». Se viro kapablas ripari maŝinon, li estas bezonata ĉe maŝinkonstruejo. Se li kapablas fosi karbon, li estas bezonata ĉe karbminejo. Se li posedas ŝuojn por ŝanĝi kontraŭ hejtaĵo, li eltrovas pretan aĉetanton. Se li kapablas interrilati kun variaj personoj, li estas ĉie bezonata. La nova mondo estas koopera mondo en kiu personoj kune laboras, kune vivas, kune pensas; kaj provo de persona kapableco partopreni en ĝiaj rilatoj kuŝas en lia kapableco esti efektiva kooperano de monda grupo. —

La ĉefa plano ĝisdate proponata por kunigi la mondan vivon — la traktato pri Ligo de Nacioj — kontraŭas ĉiujn tri necesajn principojn (por monda reorganizo). Unue la Liga traktato, krom kelkaj malgravaĵoj, estas politika kaj ne ekonomia dokumento, alkroĉante ties atenton al teritoria integreco kaj la privilegio de regado, kaj preterpasas tiajn ekonomiajn problemojn kiaj estas mineralaja kontrolo kaj la konkuro pro kruda materialo, merkataj kaj investaj oportunecoj, kvazaŭ tiaj problemoj malestas.

Due, anstataŭ interesiĝi pri la netuŝebleco de nacietoj en ĉiuj mondpartoj, ĝi traktas naciojn krom la «grand-kvino» (Britio, Francio, Japanio, Italio kaj Usono) kvazaŭ ili estus dua- aŭ triarangaj laŭ graveco. Ĉinio, Hindio, Germanio, Sovet-Unio kaj latina Ameriko kun pli ol duono de la mondloĝantaro, kaj kun almenaŭ duono de la mondnecesaj mineralaĵoj estis preterpasataj aŭ ignorataj.

Trie la Liga traktato ne estas bazita sur mondpensado. Kontraŭe, oni elpensis starigi en unu mondparto la venkantajn potencojn kontraŭ kvar aliaj mondpartoj: la «malamikaj landoj»³), Sovet-Unio, la ne-evoluigitaj (ne-esploritaj⁴) landoj, kaj la malgrandaj kaj senpovaj landoj. Politikeca, provincema kaj sekciema en sia vidpunkto, la Ligo kiel projekto de mondorganizo estis destinita dekomence je patosa malsukceso. Mondekonomia vivo estas firma fakto tiel grava ke oni devas enkalkuli ĝin en ĉiu ajn plano por mondrekonstruo.

Kapableco por organizo kaj konscia plibonigo distingas homon de plejmulto da animaloj. Estinte, homoj organizis armeon, eklezion, urbon, nacion, lernejon. La okazantaĵoj preparantaj la Industrian

¹) metodoj, manipuloj — Red.

²) insekto kiu difektas la krudan kotonon.

³) iamaj malamikoj (nun paciĝintaj kun L. de N.). Red.

⁴) pli bone: ĝis nun ne sisteme laŭ kapitalista metodo elrabitaj l. Red.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

Revolucion, surmetis novan taskon sur iliajn ŝultrojn — la taskon organizi mond-ekonomian vivon.

Sendube, tio estas la plej granda kaj plej malfacila problemo organiza kiun la homaro iam ajn konsideris. Plie, la interplekto de ekonomia vivo invitas al koordinado (kunordigo, koopero) dum la progreso de organiz-metodoj, precipe inter la amasoj, permesas la transiron de loka ĝis monda organizo, tute logika k. relative facila — pli facila, certe, ol la unuaj hezitaj paŝoj kiujn la raso faris survoje al kooperativaj aktivecoj. Eĉ se la tasko estus pli malfacila ol ĝi vere estas, la raso devas ĝin fari, aŭ pagi treegan prezon je malkomforteco, suferado kaj dispartiĝo.

La laboro jam komencis. Privataj kapitalistoj konstruis mond-sistemojn de komerco, transporto kaj bankaferoj. Sovetio faris heroan provon organizi unu porcion de la mondsurfaco laŭ ekonomiaj aranĝoj. Plejparte, tamen, la tasko koordini la mond-ekonomian vivon atendas la kuraĝon kaj geniecon de generacio kiu adicios tiun triumfon al la atingaĵoj de la homaro*). SAT-ano 3398 (London).

*) Kaj ni aldonu kompletige, kio ne estas elparolita en tiuj linioj: ke nur la laborista klaso povas solvi tiun taskon per sia porliberiga batalo por nova socio. Red.

Letero el Ĉekoslovakio

Ĉu oni povas ami «sian patrujon»? Laŭ miaj travivaĵoj mi devas nei tiun demandon. Naskiĝinte ĉi tie, mi elmigris kun miaj gepatroj al Germanio, kie ni travivis tiajn malbonajn tempojn, ke mi pro la tiea mizero formigris al mia «hejmlando». Pensante, ke mi certe trovos ian laboron, mi grave eraris. Mi konstatis, ke la «patrujo» bezonas nur fortajn, sanajn junulojn. En jaro 1919 eĉ mi, kiu perdis sian sanecon en la mondmilito, ricevis ordonon por soldatiĝi denove, kvankam mi loĝis en Germanio. Nun mi alvenis en demokratan respublikan ŝtaton. Sed kia ordo ekzistas ĉi tie! Tra tuta lando mi devis migri, petante en ĉiuj fabrikejoj kaj minejoj laboron.

Laboristoj, kiuj montris la legitimilojn, ke ili apartenas al «Sokol» (estas ĉeka nacia gimnastasocio), ricevas tuj laboron. Pere de iu naciisto mi fine akceptis laboron kiel ministo. Ĉar estas ĉi tie nur malmulte da revoluciuloj, mi neniam povas propagandi, ĉar tuj mi senlaboriĝus, kaj tio estas nun tre malbona afero, ĉar neniu senlaborulo estas subtenata, kiu ne apartenas al iu burĝa organizaĵo. Nuntempe estas ĉi tie 81 040 senlaboruloj, el kiuj nur 13 693 ricevas subvencion de la ŝtato. Kaj kiom? 0,90 kr. ĉ. po tago! Rimarkinde estas, ke mi loĝas en regiono, kie konsistas la loĝantaro el diversaj nacioj, — tial regas la malamo eĉ inter la laboristaro. Eĉ mi rimarkas, ke multe da sin nomantaj «revoluciuloj» estas naciemaj¹). Ili bezonas ankoraŭ multe da klerigo. Sed pro la nepre sekvanta maldungiĝo neniu vera revoluciulo kuraĝas fari tion.

La vivo de laboristoj estas malbona. Ili laboras 3—4 tagojn semajne, kaj ili perlaboras semajne 70—100 kr. ĉ., sed por vivi kiel homo ili bezonus almenaŭ 150—200 kr. ĉ. Kiel zorgas la demokrata ŝtato por loĝejoj de laboristoj, tion vidigas la ĉemetita ilustraĵo. La konstruaĵo kostis 22 milionojn da ĉekaj kronoj. Por ĉi tiu mono povus esti konstruataj kelkcent loĝejoj por laboristoj. «Minista domo» nomiĝas la konstruaĵo, sed ministojn oni ne vidas tie, nur virojn kun dikaj ventroj, kaj ankaŭ loĝas tie «socialaj delegitoj». Mi miregas, ke loĝas laboristoj en keloj, eĉ 3—4 familioj loĝas en unu ĉambro, kvankam ili pagis la monon por la «belega» konstruaĵo, kiun ili ĉiutage povas admiri, por ke ili ne pensu pri malsato. SAT-ano 1730, Most.

  1. Jen, kiom necesas nia agado por sennacieco! Red.

[BILDO p.2 | 43,29,94,55] Foto de la «Minista Domo» en Most (Ĉekoslovakio): granda plurétaĝa palaco kun turetoj, ĉirkaŭita de arboj kaj ĝardeno.

T. n. „Minista Domo» en Most (Ĉekoslovakio).

Teruraĵoj el Jugoslavio

La teroro sur laborista klaso (komunista) en Jugoslavio terure furiozas. Ni troviĝas ekster la leĝo. Senhontaj, nepriskribeblaj ĉiuflankaj persekutoj superas ĉiujn ĝisnunajn, precipe en apudmara provinco Dalmacio.

La Esperanto-movado estas ankaŭ persekutata. Nur unu ekzemplo: En urbeto Trogir, estis malfermita esp. kurso. La ĝendarmoj atakis la domon kie ili lernis, dispelis ĉeestantojn, enkatenigis kursgvidanton kaj dommastron. Same okazis kun gvidanto de analfabeta kurso. Kvankam, laŭ lasta statistiko, en Jugoslavio scipovas nek legi, nek skribi 85 proc. da loĝantaro. Tio okazis la 11. marto, vespere, kaj je noktomezo kdo ROZIC, kaj k-do VITEZICA, lasta gvidanto de analfabeta kurso, estis tiel ligitaj kaj terure batitaj, kvazaŭ ĝismorte. Morgaŭan tagon ili estis katene kondukitaj en la distrikturbon Split, kie ili estis enkarcerigitaj.

Sekvantan tagon ili venigis la kuraciston, kiu konstatis sur ambaŭ k-doj surkorpajn multnombrajn bluaĵojn k. cikatrojn, eĉ morte danĝerajn. Adriatikulo

TRA LA KLASBATALO

Lokaŭto en Svedio daŭras. Batalsento regas laboristaron, ili postulas kiel respondo ĝeneralstrikon. La lokaŭto koncernas jenajn industriojn: metal-, segaj-, teks-, paper-, min- kaj elektran industriojn. (N.)

  1. marto en Riga estas arestita la plej agema profaganto k-do Leon Paegle, jus elektita en la urban konsilantaron. Domtraserĉado liveris nenion lin kompromitantan. La kaŭzo estas nur forigi lian influon kaj ĉefe malplinombrigi la aron de laboristaj reprezentantoj. (Art. en venonta n-o). (Kr.)

La fervojista striko en Germanio estas finita per malbona kompromiso, kiu donas al la laboristoj salajran plion de 3 pfenigoj (!).

En Usono (ŝtato Illinois) terura uragano detruis plurajn lokojn dum malmultaj minutoj. Pli ol mil personoj estas mortigitaj, multaj miloj grave vunditaj.

En Tokio granda brulado ruinigis plurajn kvartalojn kaj senhejmigis 15 000 personojn.

Sunjatsen, la fama gvidanto de nacirevolucia movado en Ĉinio, estas mortinta. (Detalajoj en venonta n-o).

En Belgio okazos parlamentaj balotoj 5. aprilo (Artikolo aperos en sekvonta n-o). — En Germanio okazis 29. marto la unua balotiro por la elekto de regna prezidanto.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Malbono k. Bono el Britio

«Stabileco» estas la devizo de la reganta partio en Britio. Hipokrite per siaj estroj ĝi sopiras por kunago inter kapitalistoj kaj laboristoj. Sed ne rigardu la buŝon — pliinformaj estas la manoj. En Parlamentejo Laboro havas nur 152 anojn el 615, kaj reakcio regas jene:

Pli severaj reguloj forprenis monsubtenon de 11 000 senlaboruloj — ankoraŭ estas 1 500 000 tie ĉi. Altiĝas la kosto de militpreparo — male la kosto de edukado. Denove la diplomatoj rajtas sekrete elkovaĉi komplotojn pri kiuj la popoloj scias nur kiam ili devas fariĝi kanonnutraĵoj. Familioj loĝas po unu ĉambro multekosta; unu ekzemplo troviĝis en kiu 9 infanoj kaj iliaj gepatroj loĝas tiel kaj tri infanoj du-tri-kvarjaraj kuŝas je la malsupro de lito en kiu la graveda patrino suferegas. «Neniam» diris la kuracisto, mi forgesos la rigardon timigan de tiuj infanoj.» Salajroj oficiale en karb- kaj maŝinfabrikindustrioj subiĝis sub la antaŭmilita normo. Responde al la laboristaj proponoj, la kapitalistoj insistas ke la nura solvo estas plilongigi la labortagon kaj pli energie labori. Brita firmao (Furness Withy) nun aĉetas 6 motorŝipojn en Hamburg, ĉar tie ili kostas £ 850 000 kompare je la brita prezo de £ 1 150 000, kaj la reakciuloj argumentas, ke la brita laboristo devas labori tiel longe kaj malkare kiel la germana por rekapti la mendojn! Por plibonigi la kurzon kun Usono la bankisto altigis la pruntkoston de 4 % ĝis 5 %. Pli da homoj oferiĝas al la or-diaĉo. Riĉuloj kiuj pruntedonis paperajn £ 1 ricevos orajn £ 1, dum industrio pli embarasiĝas kaj senlaboreco kreskas. Sed ĝis nun la plimulto eĉ de la laboristoj ne vekiĝas. Kiel porkoj ili traserĉas la skandalojn — eksedziĝoj, mortigo ktp. — kiujn senlime provizas la ĵurnalaraĉo kapitalista.

Tamen ne ĉio falis en malesperon. En la baloto por Londona Konsilantaro (L.C.C.) jus duobliĝis la voĉdonoj de la Lab. Partio. K.do A. A. Purcell (Persel) lekcias publike por la Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj (W.C.L.C.) pri siaj spertoj en Rusio kaj la grava raporto de la Sindikatara Delegitaro elvokis multe da intereso. Tri novaj ĵurnaloj aperas. Unu sub gvido de Purcell kaj Hicks (Hiks) helpas starigi unuigitan Internacion. Lansbury (Lansberi) fondis ĉiusemajnan gazeton por influi la oficialan Lab. Partion maldekstren kaj ĝi disvendiĝas je 150 000 ekz. Komencas la 15. marto la unua ĉiudimanĉa ĵurnalo laborista. «Sunday Worker» (Dimanĉa Laboristo) kiu espereble sukcesas kvankam neniu partio oficiale subtenas ĝin. La klasoj de la N.C.L.C. nombriĝas je 950 enhavantaj 22 500 studantojn dum 1924/25, kaj pluaj sindikatoj oficiale alprenis edukad-planojn. La daŭra fermentilo funkcias eĉ inter la granda amaso de laboristoj en la hejmlando de kapitalismo. 488.

Halle

Kun la nomo Halle asociiĝas spontane la imago pri revolucia centro, pri leviĝo de masoj, demonstracioj, bataloj. La proletaro de Halle estas hardita kaj edukita en obstina batalado. Ĉagrena afero por la burĝaro! Kaj tial la kontraŭrevolucio ĉiam kaj ĉiam preparas provokojn kaj kaŝinstigojn, la rimedojn de degeneranta klaso, kies bankrotiĝo estas tempe destinita, — por domaĝi per insidatakoj la fortikaĵon de Ruĝuloj. Tiel okazis lastjare en majo, kiam la potencavidaj, fanfaronemaj, antilaboristaj, naciistaj aroj ĉirkaŭ Ludendorff kunvokis sian kunvenegon al Halle, kun la zorge elkalkulita intenco provoki la ekscititajn laboristojn. Tio denove okazis en nuna marto, eĉ en pli terura kaj pli kanajla maniero, per la ekzekutistoj de l’ nuna reĝimo, kiu kredas matura la tempon, por per incitoj kaj provokoj insidi la ruĝan movadon, kiu vivas neestingeble en la animoj, estas portata de la voloj de l’ masoj.

Okazis io neaŭdita, preskaŭ nekredebla. La policanaro enpenetras la salonegon dense plenigitan de la laboristaj amasoj. La leŭtenanto saltas sur la estradon, krias malpermeson de la kunveno, svingas la revolveron kaj post nemultaj sekundoj donas signalon, pafi en la amasojn. 10 mortigitoj, inter ili 2 virinoj, kaj 50 vunditoj — jen la rezulto de tiu heroaĵo. Ne temas doni priskribon de okazaĵo trapasinta la tutan gazetaron de l’ mondo, sed temas konstati la fakton, vidigi al tiuj kiuj suferas sub plej terura blanka teroro en la Balkanlandoj, en Polio, en Hispanio, en la Baltiko, kaj al tiuj kiujn ne ankoraŭ frapis la tuta akreco de akutiĝinta klasluktado, ke eĉ en Germanio, en kies konstitucio estas garantiataj la parola, pres- kaj kunvenliberecoj, okazas tiaj teruraĵoj, per kiuj la ŝtata potenco ne nur rompas la konstitucion, sed eĉ — pli ol tio — faras sin arbitra juĝanto-ekzekutisto pri tiuj kiuj faras ĉiujn laborojn en la ŝtato.

La buĉado de Halle estas unu el tiuj multsignifaj epizodoj, per kiuj en la nuna periodo de provokado la burĝaro provas liberigi sin de sia morta malamiko — la revoluciema proletaro. La malon tamen efikas la faro.

Germanaj policsovaĝuloj

De ĉeestinto ni ricevis lastminute ankoraŭ jenan raporton pri Halle:

Okaze de proksimiĝanta elekto de regna prezidanto la komunista partio en Halle a. S. okazigis publikan kunvenon. Jam 1 horon antaŭ la komenco la ĉambrego estis plena (ĉirkaŭ 6000 personoj). Pro tio en alia ĉambrego okazis paralelkunveno (pli ol 2000 personoj). Multaj personoj ne povis esti enlasataj pro tropleneco. Pro tio granda ĉagreno ĉe la policistaro kaj ne malpli ĉe la kontraŭaj partioj. Jam la tuta konduto de la amaso da policistoj kiuj patrolis en la «Popolparko» (laborista hejmo) ĉe la en- kaj trairejoj, montris grandan koleremon. Ankaŭ franca kaj angla kamaradoj parolis en la kunveno. Germana kamarado tradukis la fremdlingvajn paroladojn. Bando da policistoj subite enĉambriĝis tra flanka enirejo. Policoficiro forpelis la personojn de iu tablo, sursaltis la tablon kaj mansvingis revolveron. Pro tio iom da tumulto, kaj oni ne povis kompreni la vortojn parolitajn de la fioficiro. Li malpermesis la tradukon de la jus finitaj paroladoj. Pro tio la tumulto plifortiĝis. La fioficiro nun laŭte kriis: «Mi disigas la kunvenon». Li nun postulis, ke ĉiu tuj forlasu la ĉambregon. Sed tio tute ne estis ebla. La ĉambrego havas 4 elirejojn. 3 el ili estis baritaj de la policistaro, sekve restis nur unu por la minacitaj proletaroj. — Subite aŭdiĝis pafo. Sekvis alia. Teruraj tumulto kaj paniko. Nun rapida pafado. La policbrutaro pafis inter la gekamaradojn. La kugloj siblis ĉirkaŭ la kapoj. Jen mortfalas kamaradino, tie kamarado. La scenoj ne estas priskribeblaj. Ĝemado, plorado, insultado kaj minacado de la gevunditoj. Timigite la plejmulto furioze atakis la solan liberan pordon. Sur la ŝtuparo fluhaltis la amaso, sed la premo de la malantaŭaj homoj estis fortega — la balustrado rompiĝis — multaj homoj falis en la profundaĵon. Mia mano ne kapablas priskribi la kaoson. Rezulto de la vespero 10 mortigitoj (7 per la kugloj de la fipolicistoj) kaj multege da grave kaj malgrave vunditoj.

La sekvantan dimanĉon okazis grandaj protestkunvenoj kun demonstracia procesio tra la urbo al la foirejo.

Sed la plej efika demonstracio fariĝis la lasta iro de la mortigitoj, la funebra procesio. La tuta laboristaro ĉesigis la laboron por akompani siajn mortajn gekamaradojn. Ĉirkaŭ 35 000 homoj sekvis la ĉerkaron. Centoj da florkronoj, 200 ruĝaj standardoj, inter ili ses rusaj. Ankaŭ Esperanto-standardo fremda ĉeestis, tiu de la loka laborista grupo esperantista bedaŭrinde mankis. SAT-ano 2263, Halle.

Domkonstruado en Moskvo en 1925

Laŭ statistikoj de 1907 Moskvo havis 1 359 000 loĝantojn. En fino de 1922 ĝi havis pli ol 3 000 000 sur 65 kvadr. kil. de l’ urbo. La domkonstruado dum mondmilito kaj Revolucio preskaŭ ĉesis, kaj tial loĝantaro de Moskvo suferis la loĝejmankon tre akre dum jaroj de Revolucio, kiu tre intensigis homcirkuladon en la ĉefurbo. Homoj vivis sub tegmentoj, eĉ sub pontoj. Stacidomoj estis ĉiam plenplenaj. Nun loĝantaro de Moskvo estas malgrandigita (restis malpli ol 2 000 000). Sed loĝejmanko ne ĉesis. Tial laboristoj nun kreis en Moskvo 254 kooperativojn por domkonstruo kaj en distriktoj de Moskva gubernio 54 kooperativojn. Dum nuna jaro (de aprilo) ili intencas konstrui 151 novajn domojn (ĉ. 380 000 kub. metrojn) kaj finripari 230 000 kubojn de malnovaj domo

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

sole en Moskvo. Por ĉi celo ili havas pli ol 14 000 000 rublojn. Por komenci grandan konstruplanon registaro asignis al centra banko de urb- kaj domkonstruado 25 000 000 nunjare (unu usona dolaro = 1,94 rubloj).

En Moskvo de majo 1924 ekzistas loĝejimposto, kiu donas por regna kaso ĉiumonate po duonmiliono da rubloj.

Maksim Krjukov.

En junkaroj kaj sablaroj

Je multaj centoj da verstoj etendiĝas junkaroj kaj arbaroj de estinta Ĥiva-a ĥanlando, apud enfluo maron de Amu—Darja. Nur mallarĝaj vojetoj transigas ilin. Fazanoj amase kun bruo ekflugas super junkoj. Sovaĝa apro gruntante kuras densan junkaron, fosante maldikan grundon. Iafoje en malluma densaĵo ekbriletas du kaŝaj verdaj fajretoj, ĝi estas tigro, intencanta eksalti al elektita kaptaĵo.

En la densa junkaro trovis por si rifuĝejon restaĵoj de «basmaĉ»oj¹).

Izolaj pacaj preterpasantoj nearmitaj fariĝas iliaj kaptaĵoj.

Malfacile estis batali kontraŭ «basmaĉ»-oj en ĉi tiuj sovaĝaj netraireblaj lokoj. Ĉefa gvidanto de «basmaĉ»oj — Ĝunand-Ĥan terurigis la loĝantaron.

Ĉi homo, okupiĝanta per rabado ankoraŭ dum antaŭmilita tempo, mortiginta post revolucio malnovan ĥanon de Ĥiva kaj mem lin anstataŭiginta, ne povas akcepti sovetan sistemon. Li organizis taĉmenton de malkleraj ĥanaj suboloj kaj ekmarŝis kun ili por defendi «Islamon», ruinigante urbojn, «kiŝlak»-ojn²) kaj «anl»-ojn³).

Centra registaro helpis al loĝantaro je ĝia kontraŭbasmaĉa batalo. Regionon de Ĥiva estis komanditaj taĉmentoj de ruĝarmeanoj, estis sendita armilaro, kaj fine, estis mobilizitaj kelkaj Junkersoj⁴). Armita per kuglojetiloj, bomboj, — aviotaĉmento, malgraŭ terura pafado de ĉirkaŭintaj Ĥiva-on basmaĉoj, ricevinte multajn breĉojn en korpusoj de aparatoj, atingis Ĥiva-on kaj, kolektinte necesajn informojn pri la situo, ekkomencis militagojn. Ĝi estis decidiga je la kontraŭbasmaĉa batalado.

Basmaĉa taĉmento rapide estis disigita. Ĝunand-Ĥan kun malgranda areto de kunuloj forkuris sablarojn. Apartaj bandoj sin savis forkurinte junkarojn. Multaj kune kun du ĉefaj helpantoj de Ĝunand-Ĥan estis militkaptitaj.

Nun basmaĉtempo fariĝas posedaĵo de historio. Eĉ izolaj bandoj vagantaj en junkaroj kaj sablaroj alvenas kaj pentas aŭ estas iom post iom kaptataj de loĝantaro kaj administrantaro. Mem Ĝunand-Ĥan post formigo de nacia Turkmenistana registaro alsendis Poltorackon (ĉefurbo de Turkmenistano) siajn kurierojn, petante pardonon, promesante ekokupiĝi pri paca laboro en ia ajn loko laŭ ordono de registaro.

Junkaroj kaj sablaroj de Turkmenistano kaj Karakolpakio resaniĝas, liberiĝas de neinvititaj gastoj. Samtempe kun ĝi rekomenciĝas paca normala vivo de Mez-Azio kaj restariĝas ekonomia situo de ĉi tiu riĉega lando.

Aleks. Perski, trad. K. Koblov (3805), Taŝkent, el «Krasnaja Niva» (Ruĝa grenkampo) n-o 7, 15. febr. 1925.

¹) Basmaĉismo estis komence kontraŭsovetisma batalado, kvazaŭ Islamon defenda, de la plej malkleraj indiĝenoj en Mez-Azio, trompitaj de diversaj ĥanoj kaj subtenataj de angla imperialismo kiel kontraŭrevolucia. Poste basmaĉismo aliformiĝis je simpla banditismo kaj rabado. Nun ĝi estas likvidita.

²) uzbeka vilaĝo.

³) kirgiza vilaĝo.

⁴) aviadiloj modelo Junker.

F E M I N I S M O

Moderna Virino en Ĉinio

Se vi promenas sur la strato en pli malpli granda urbeto, matene aŭ vespere, vi certe trovas, ke al disaj direktoj rapidas knabinoj kaj fraŭlinoj aspektantaj sanruĝe kaj fortike, kaj vestitaj en pure delikata kaj gracie modesta vestaĵo, — ili estas lernantinoj.

Priskribante modernan virinon mi komencas kun «lernantinoj», tial ke en la lastaj jaroj la virinan movadon kaj reforman klopodon subtenas precipe, en tiu ĉi lando, la lernantinoj mem.

Vi absolute erarus supozante ke nuntempe en Ĉinio virinoj ankoraŭ restadas kun malgrandaj piedoj, sen profesio, kaŝiĝantaj en sia domo, kaj malkleraj. Ne, la fakto estas tute alia! Kvankam troviĝas nun en Ĉinio multe da lernejoj speciale por virinoj, sed en ĉiuj lernejoj tra la tuta lando, komencantaj, altaj, instruistaj, artaj lernejoj, kolegioj kaj universitatoj, privataj kaj ŝtataj, ktp., oni senescepte akceptas lernantinojn: alivorte, nun ĉinaj virinoj havas okazon eniĝi en ĉiun ajn lernejon, kaj ili prudente scivolas lerni. Cetere, ĉar nur en la «lernejoj por virino» troviĝas tiaj lecionoj kiel dommastrado, kuirarto, ktp., sed la aliaj lernejoj, de la infanaj ĝis universitatoj donas lecionojn nur por «homo», ne por «virino», laŭ tio estas tre kompreneble, ke ĉinaj virinoj nun volas gajni la kapablon de «homo» same kiel viroj, sed hontas pro tio ke ili restu kiel obeemaj edzinoj. Alia kaŭzo, pro kio ĉiuj lernejoj akceptas virinojn, estas la rapida multiĝo de lernantinoj.

La nombro de edukitaj klerulinoj kreskadas kaj ili energie penas enkonduki la modernan kulturon en la virinaron de sia lando. Pro tiu ĉi celo ofte estas publikigitaj en revuoj tiaj artikoloj, verko tre valora rilate al la problemoj de l’ virina edukado, profesio, edziniĝo, ktp. ĝi estas verkita grandparte de virinoj vekiĝintaj . . .

. . . La profesio de ĉina virino de antikve nur estadis kamplaboro, teksado, kaj tre malmulte kolportado. Sed nun multaj ĉininoj sin okupas je verkado, telefono, instruado, bankofico, eĉ ŝtata ofico, pruvante sian malcedeman talenton.

Jam de dumil jaroj la gepatroj havis la plenan rajton pri la edziĝo de siaj gefiloj, kies estonta feliĉo aŭ malo hazarde kondukiĝis de la nigra sorto destinita de l’ gepatra ŝatado. Sed nun la gejunuloj scias gvidi sian estontecon je tiu ĉi punkto per sia vera amo, kaj gepatroj multaj ankaŭ prudente cedas de sia obstineco al la gefila enamiĝo. La rezulto certe pli feliĉdonus ankaŭ la junulinaron mem.

En la libro «La ĝemo de unu soleca animo» de V. Eroŝenko, vi povas trovi: «li amas nur siajn filojn kaj tute ne zorgas pri filino, se filino naskiĝas li malĝojas; . . . «. Jes, tio estis la komuna kutimo. Sed la lastjara progreso de l’ ĉina virinaro jam videble detruas la maljustan juĝon pri filinoj, t. e. malaperigi la diferencon inter filo kaj filino al la gepatra vidpunkto. La gepatroj tiel amas sian filinon, eĉ pli ol la filon kaj elspezadas grandsumon por edukigi ŝin kiel ĉi supre de mi aludite pri la multiĝo de l’ studentinoj.

Resume, la virina movado de moderna Ĉinio vidiĝas tre prosperanta kaj havas sukcesplenan esperon en estonteco!

K. Ĉ. Ŝan.

(ĉerpita el «La Verda Lumo», Shanghai, N.o 4).

D I V E R S A Ĵ O J

Civilizacio en Tibetio

Tibetio ĝis la nuna jarcento estis la plej malfacile atingebla el ĉiuj landoj. Viziti la ĉefurbon de Tibetio Lĥasson — centron de tutbuddista religia kulto, lastatempe sukcesis nur angloj, uzinte militperforton.

Nun ankaŭ Tibetio cedis influon de civilizacio. Tibetia registaro trakondukis telegrafan linion de Gantze ĝis Lĥasso, havantan 144 mejlojn da longeco. Por gvidi ĉi tiun laboron el Hindio estis invitita angla inĝeniero King. Livero de materialoj estis treege malfacila, multaloke oni devis manporti la kolonojn distance ĉirkaŭ 60 mejlojn. Malgraŭ ĉiuj malhelpoj la tuta laboro estis plenumita dum 5 semajnoj, kaj ĝia fino estis granda triumfo por la tuta Tibetio. Kiel unua telegrafisto en Lĥasso estis instalita tibeto-kristano; du lamaoj estas komanditaj Kalimpong-on por lerni, kaj post ilia reveno la tuta linio estos priservata ekskluzive de tibetoj. La telegrafon en Tibetio uzas precipe nepalaj kaj ladakaj mahometanoj kaj kelkaj tibetaj komercistoj; telefono kontraŭe estas tre populara kaj ĝin volonte uzas multaj. Dalaj-Lamao multe ekinteresiĝis pri la aparato kaj rapide ellernis paroli per telefono. Je 4 mejloj de Lĥasso ekzistas akvofalo, kiun oni intencas utiligi por elektra lumigado. Tiucele jam estas senditaj Londonon por lerni kelkaj junaj tibetoj.

El «Vjestnik Znanija» (Heroldo de Scio) trad. Koblov (3805) n-o 2 — 1925

Novaperinta «sanktulo»

En la gubernia juĝejo de Ĵitomir estas komencita proceso de sektanoj: Cimbaluk, mortiginta kvar siajn infanojn, pro religia fanatikeco kaj la sekta ĉefo Kalamarĉuk — morala inspirinto de la mortigo.

Dum la juĝesploro evidentiĝis, ke la sekto, kies anoj estas juĝataj, konsideras kiel «peko» havi infanojn.

Sektanoj nomas la infanojn «ruĝaj drakoj» kaj vidas je ili estontajn komunistojn.

— pàgina 5 —

SENNACIULO

Al membroj de ĉi sekto malpermesata estas havi infanojn. Cimbaluk, aliĝante sekton, pri ĝi nenion sciis. Poste, inspirita de Kalamarĉuk, li mortigis siajn infanojn.

Kalamarĉuk nomas sin «Dio» kaj diras, ke li sian teruran dian juĝadon okazigos en vilaĝa Kmitovo de Ĵitomira distrikto, kie ekzistas lia propra monto Sinajo.

Trad. Koblov (3805) el «Pravda Vestoka» (Vero de Oriento), n-o 50, — 3. marto 1925.

Formortanta popolo

Scienca ekspedicio, prezidata de fama orientalisto M. S. Polakov, ekveturinta el Taŝkent al la montoj de Uratjubina regiono etnograficele, trans la montoj traireblajoj Oburdan, Du-Bursa kaj Ĥok, atingis preskaŭ tute neesploritan, malgrandan montan landon Jagnob.

Perdiĝinta en la montoj de Tjan-Ŝemja montoĉeno, ĉi-lando estas tute izolita de la tuta mondo kaj nur dum kelkaj monatoj de jaro oni povas kun ĝi interkomunikiĝi, trarampante laŭ mallarĝaj vojetoj pere de lokaj montaj ĉevaloj. Kaŭze de tio la loĝantaro de la lando — jagnoboj — preskaŭ senŝanĝe konservis sian malnovan moraron kaj lingvon.

Tuta popolo konsistas el nur ĉirkaŭ 800 personoj, kalkulante ankaŭ la virinojn kaj infanojn, kaj estas mizera restajo de iam granda popolo, forpelita al la montoj de siaj pli militemaj kaj fortaj malamikoj kaj lasita je volo de sorto. Ĉi tien ne venis eĉ la plej primitivaj specoj de kulturo. Ĉi tie oni nenion scias pri leda piedvesto, oni ne havas ian ajn konjekton pri sapo, kaj eĉ ordinaraj en malalte kuŝantaj partoj de Uzbekistan kaj Taĝikistan duradaj indiĝenaj «aroba»-oj (veturiloj) prezentiĝas al jagnobanoj kiel «fremdlandaj maŝinoj».

Dum dusemajna ĉeestado en Jagnob la ekspedicio kolektis amason da treege altvaloraj jagnobaj tekstoj: fabeloj, versoj, enigmoj, unue enskribitaj.

Ĝi kaj ankaŭ restaĵoj de tranĉitaj, lignaj kolonoj tre antikvaj, montras, ke iam ĉi tiu popolo havis pli altan kulturon.

Ĉiuj skribaĵoj, specimenoj de ligna piedvesto kaj de mastrumaj iloj estas de ekspedicio alveturigitaj Taŝkenton kaj nun elmetiĝas en Mez-Azia muzeo.

Tradukis K. Koblov (3805), Taŝkent. El «Krasnaja Niva» (Ruĝa Grenkampo), N. 7 — 15. 2. 25.

Nova ciklo pri Sovetio

Laŭ peto de diversnaciaj k-doj la aŭtorino aldonas al la ciklo, kies lasta skizo aperis en n-o 21, ankoraŭ tiun ĉi ĉapitron. Red.

Popolsaniga agado

Se ekzistas atingaĵoj en Sovetio vere admirindaj, — do ili estas en sfero de popolsaniga laboro — precipe en tiu de laborista medicino. Ĝi disponas la plej bonajn malsanulejojn, ambulancojn, klinikojn, dispanserojn, rentgenajn kaj fizikajn kabinetojn, kie laboras la plej famaj profesoroj kaj kuracistoj. Ĉiujn formojn de kuracado la laboristoj, oficistoj, senlaboruloj, invalidoj kaj iliaj familioj ricevas tute senpage. Nur en Kieva gubernio la nombro de asekuritoj en pasinta jaro atingis 180 000 homojn kaj la sumo de diversaj subvencioj pro perdo de laborkapablo, invalideco, senlaboreco atingis 6 000 000 rublojn. Se ni komparas tiun nombron de asekuritoj kun tiu de antaŭoktobra revolucio, kiu en Kievo atingis nur 5 000 homojn kaj se ni konsideras, ke la mono, pagita al laboristaro en okazo de provizora perdo de laborkapableco, neniam atingis pli ol ½ de salajro kaj estis plejparte dekalkulata de la laboristsalajro mem, do ni devos konfesi, ke la progreso eĉ en niaj pli ol mizeraj materialaj cirkonstancoj estas senduba.

Atentinda estas precipe tiu flanko de laborista medicino, kiu ne nur kuracas la malsaniĝintojn, sed penas evitigi la malsanojn. Ĉiujare kreskas la nombro kaj pliboniĝas la kvalito de multenombraj sanatorioj kaj ripozdomoj, kie tute senpage laboristoj kaj oficistoj fortigas sian sanon, restarigas elspezitajn fortojn kaj evitigas minacantajn malsanajn, aŭ liberiĝas de jam ekzistantaj.

La senkomparaj rusaj kurortoj¹) (krimeaj, kaŭkazaj) plene monopolizitaj antaŭe de burĝaro, kaj pri kiuj laboristaro eĉ ne kuraĝis revi, nun estas en ilia plena dispono. La caraj palacoj en Jalta kaj Livadia (somera cara rezidejo krimea), la luksegaj vilaoj kaŭkazaj kaj krimeaj vidas nun tute nekutiman publikon. Anstataŭ princaj moŝtoj ilin plenigas ordinaraj stablo-laboristoj, kiuj ofte unuafoje dum sia vivo ĝuas ripozon. La plej perfektaj sanatorioj en ĉiuj kuraclokoj apartenas al kurorta administrantaro, kiu prizorgas la kurortan mastrumadon kaj ankaŭ distribuas la malsanulojn. Sed ni prefere paroligu la ciferojn, kiuj plej elokvente ilustros la staton de porsaniga laboro. Bedaŭrinde mi ne posedas nun la ciferojn en tutsovetia skalo, sed eĉ tiuj en limoj de unu Kievo estas sufiĉaj por juĝi la ĝeneralan staton. Dum la lasta somera periodo funkciis 65 ripozdomoj kaj du tuberkulozaj sanatorioj, krom kurortaj, kiuj entute tralasis 12 557 homojn, je 40 % pli ol oni supozis. Estas interese noti, ke en jaro 1922 estis senditaj nur 200 homoj, kaj en jaro 23: 3600. El tiu ĝenerala kvanto 80,5 % falas je urbo kaj nur 19,5 % je regionoj. Kian procenton do okupis laboristoj? Ĝi estas diversa en apartaj sanigejoj: en regnaj ripozdomoj 58,3 procentoj, en sindikataj ripozdomoj 70—100 procentoj kaj plenaj 100 procentoj en ripozdomoj de laborist-junuloj. En lokaj sanatorioj laboristoj okupis 74 procentojn kaj en kurortoj 69 procentojn. La meza procentkvoto tiamaniere estas 64,72 procentoj. La restintaj lokoj estis dividitaj inter kamparanoj kaj oficistoj. Kompare kun ĉiuj sindikatmembroj bezonintaj kuracon aŭ ripozon, la procentoj de kontentigo estas 65,5 procentoj por kurortoj kaj 28 procentoj en lokaj sanatorioj. La meza procento de kontentigo estas 33,5 procentoj; ne kalkulante la transportlaboristaron, kiu havas siajn proprajn asekurkasojn. La kamaradojn certe interesos en kia stato troviĝas tiuj diversaj kuraclokoj. Pri tio plej bone pruvas la entuziasmaj rezolucioj de laboristoj, kiuj revenas al stablo kaj martelo ripozintaj kun freŝaj fortoj kaj refortigitaj nervoj. Tiel mi havis okazon juĝi ankaŭ laŭ personaj impresoj. Mi estis en tri diversaj kuraclokoj: arbara ripozdomo, Odessalinsana kurorto kaj Eŭpatorio (Krimeo). Ĉiuj regnaj kaj sindikataj sanatorioj okupas la plej bonajn konstruaĵojn, disponas la plej famajn specialistojn, profesorojn.

La malsanuloj ĝuas ĉiuspecan komforton. Ili kuŝas tutan tagon en arbaro aŭ ĝardeno; tiuj al kiuj estas malpermesate marŝadi, estas portataj aŭ veturigataj banejon, sablobordon. Du- aŭ trifoje dum semajno estas invitata speciala muzikistaro por plezurigi la malsanulojn per bonegaj koncertoj. Se ni al tio aldonos bonegan nutraĵon (kvinfoje dum la tago) ravigan klimaton kaj ĉirkaŭaĵon — kaj sanatorian reĝimon, do ni komprenos kial la plejmulto revenas hejmen preskaŭ nerekonebla.

Kaj efektive: neniu sfero de Soveta agado estas renkontata kun tiom da simpatio kaj kontentigo kiel la laboro de socia asekurado. Tiaj rezultoj estis atingeblaj nur tial ke unue la procentoj de socia asekurado pagataj de ĉiuj entreprenoj estas tre grandaj. (La plej grandan parton pagas certe la regnaj organizaĵoj). Kaj due ĉar la zorgon pri kurorta sezono prenas je si ne unu organizaĵo ekz. labor. medicino, sed ĉiuj entreprenoj kaj sindikatoj. Ĉiu el ili dum la tuta jaro zorgas pri la venonta somera sezono; kolektas specialan fondon. Tiun jaron oni speciale zorgis por sendi kurorton kamparanojn, por kiuj estas destinita la estinta cara palaco en Livadia kaj ankaŭ la palacoj de sekvantaro.

Ĉiuj ĉi atingaĵoj de Soveta reĝimo rilate la laboristaron eble de abstrakta vidpunkto ne estas treege grandaj. Multaj estas ankoraŭ la mankaĵoj kaj la plej grandaj — estas tio, ke la nombro de malsanuloj estas multe pli granda ol oni povas kontentigi.

Sed se ni analizas ilin en lumo de nia senkompare mizera situacio, ne ankoraŭ restarigita mastrumado kaj teruraj heredaĵoj de milito kaj revolucio; ni ne povos ne konfesi, ke ili tamen ne estas malgravaj. Ida Lisičnik.

[BILDO p.5 | 61,80,89,95] Desegnaĵo: laboristo kun ĉapo laboranta ĉe granda maŝino (tornilo aŭ presilo) kun rado kaj transmisia rimeno; alia figuro videblas maldekstre. Signita «P.G.» en la malsupra dekstra angulo.

¹) La vorto «kurorto» aplikata en ĉi-artikolo, ne plene identas kun «kuracloko» (laŭvorta signifo), ĉar la loko estas ĉi-sence ne difinita nur speciale por kuraci malsanulojn, sed ankaŭ por refreŝigi la feriulojn. Krome ĝin karakterizas favora eksterurba situo kun bonega klimato. Red.

— pàgina 6 —

SENNACIULO

DISKUTEJO

La jara libertempo de la Sat-anoj

En diversaj landoj la gelaboristoj estas luktantaj por plilongdaŭra aŭ malplilongdaŭra libertempo. Ĉi tie mi ne volas skribi ion pri tio, kial ne ĉiuj gelaboristoj povas preni libertempon, ankaŭ ne pri tio ke ĝi estas tro malsufiĉa por daŭro sed mi nur volus montri eble por unu aŭ alia tute interesan proponon praktikindan. Ĝi ankaŭ estas unu vojo por fariĝi perfekta sennaciulo kaj esperantisto. Mi opinias ke estas tute necese, ke tiuj kiuj en sia urbo aŭ distrikto ne ofte havas okazon por paroli esperante kun eksterlandanoj (se por ili estas eble dum ilia libertempo) kelke da tempo restadu eksterlande. Ekzemple: Mi loĝas en Germanio proksime de la landlimo de Ĉekoslovakio. Sekve mi interkonsentus kun ĉeka Sat-ano por viziti lin en ĉi tiu somero eble dum unu semajno, dum kiu li ankaŭ havas libertempon, kaj poste aŭ en la venonta somero li venos al mi aŭ returne. Ĉiuj povas fari tiel kun najbarlandanoj. Mi kredas, ke tiaj lecionoj estas la plej bonaj por fariĝi perfektulo restante en lando kie ĉiu interparolado estas farata nur esperantlingve, ĉar oni ne scias la patran lingvon de la alia. Tiel oni ankaŭ konatiĝos kun la vivkondiĉoj, kutimoj kaj originalaĵoj de gelaboristoj de la koncernaj landoj kaj fariĝos bona sennaciulo kaj esperantisto. Ĉi tiu agado estas ankaŭ bona varbado praktika por sennaciismo.

Kelkaj Sat-anoj diros: Ni ja havas en ĉiu jaro nian kongreson internacian (pli bone sennacian), kaj dum ĉi tiu okazo oni ja povas restadi inter la alilandaj Sat-anoj sufiĉe da tempo kaj povas interparoli bone.

Tamen bedaŭrinde ne ĉiuj ĉeestos la kongreson diverskaŭze. Ankaŭ la kongreso ja ne estas rimedo por plibonigi sian scion pri la lingvo, male, la kongreso estas pli serioza afero.

La plej granda kontraŭaĵo al mia propono estas la mondemando. Sed por tiuj Sat-anoj kiuj loĝas ne tro malproksime de la landlimo kaj por unuopaj aliaj la propono estas realigebla. Ĉiuj, kiuj konsentas pri tio kaj ĉe kiuj oni povas restadi kelkajn tagojn, ja povas publikigi sian adreson en «Sen.» inter la rubriko «korespondado» por ke la vojaĝemaj Sat-anoj povu intertrakti letere pri kostoj kaj tempo. Hertel, 3957.

KRONIKO

Britio

La ĉiujara kunveno de Brita Ligo de Esp. Socialistoj okazos 11. aprilo. Prepariĝas nova manifesto por la subskribo de laboristestroj. Esperanta parolado aŭdiĝos la 1. majo en la granda Londona Demonstracio. Ĉiusemajne ankoraŭ aperas lecionoj pri esp. en «La Poŝto» (oficiala poŝtsindikata ĵurnalo) kaj «La Fervoja Revuo» («Railway Review» oficiala fervojistsindikata ĵurnalo). Estos eldonata angle verkita de M. Starr «Laboristo rigardas Historion»-skizo de brita socia historio de laborista vidpunkto. Antaŭaj eldonoj je 20000 ekz. jam elvendiĝis. La revizio de la esp. traduko de «Ekonomia Geografio» progresas.

Ĉe la Deptford a (Londono) oficejo de la Nacia Movado de Komitatoj Senlaborulaj, fondiĝis rondo lab. por lerni Esp-on. 12 k-doj partoprenas, kaj gvidas k-do A. J. Ramsey. Bedaŭrinde, la plejmulto el ili, estas senlabora kaj ni dankeme akceptus subtenon per donacoj da Esp-aĵoj, ktp., por ekzercmaterialo.

Ankaŭ ni ŝatus interrilati kun simila organizaĵo eksterlanda (se tia ekzistas).

Adreso por korespondado, K-do A. J. Ramsey, 25, Ludwick Road, New Cross, S.E. 14. London, Anglio.

Sovet-Unio

Ivanovo-Vosnesensk. 7. marto okazis en lab. klubo «Iskra» lekcio de kuracisto Lebedev. k. instr. Stefan kun ekspozicio de esp. liter. Paroladon faris urbon traveturanta kaj laŭ gazeta anonco klubon veninta k-do Martirov-Krepusko. Organiziĝis grupo da gelernantoj de la lingvo. Esperkor.

En Irkutsk lokaj esp. faris spektaklon kun koncerto, kiuj havis tre grandan sukceson. Nun tie ĉi eĉ duonburĝoj ne riskas moki nian lingvon. En aprilo venos jam oka jaro de ekzisto de esper. organizajo en Irkutsk. Ni intencas ripeti la feston spektakle kaj koncerte. Krome ni intencas aranĝi propagandan publikan «Juĝon pri Esp.». Nun nia urbo havas 14 oficialajn Satanojn. Estas ricevataj 21 numeroj de «Senn.» La movado pli kaj pli kreskas. Estas multaj izoluloj. Instruistoj en ŝtataj lernejoj tre interesiĝas pri esp.

Dum 7 jaroj niaj kursoj instruis ĉirkaŭ 1000 kursanojn. Antaŭ unu monato mi faris raporton pri esenco de E. al ĝenerala tuturba kunveno de lokaj paŝtistoj, kiuj favore akceptas nian lingvon. Maksim Krjukov.

Neŭtrala movado

En urbo Magdeburg, kie ĉi-jare okazos la Germana Esperanto-Kongreso (burĝa) de GEA, estas instruataj en esp. pli ol 1000 popollernejaj infanoj.

Grandparte per esperantista kapitalo estas fondita en Ĝenevo (Svisio) Societo por disaŭdigo «Radio-Genève».

En Wien, la urbo de nia Va, anonciĝis pli ol 2500 metio-gelernantoj por esp.-kursoj.

Grandan atenton trovas esp. lasttempe en policaj rondoj (komprenebla «neŭtralaj»!). La Leipziga polica grupo enhavas 130 p. En Budapest la Horti-gvardio fervore okupas sin pri esp.

La sindikatoj kaj Esperanto

Dimanĉe la 1. marto 1925, okazis en Wien ĝenerala kunveno de la libera sindikata ligo, sekcio de la ŝipistoj. Post fintrakto de la tagordo, k-do Jos. Slezak parolis pri esp-o kaj la okazonta Va SAT-kongreso en Wien. La rezolucio, de li proponita, trovis unuaniman akcepton. La prezidanto de la sekcio k-do Wagner, pledis per plej varmaj vortoj por Esp-o kaj por la rezolucio. Komenciĝis bone vizitata kurso por ŝipistoj.

REZOLUCIO

La ĝenerala kunveno de la libera sindikata ligo, sekcio de la ŝipistoj, de 1. marto 1925, apelacias al la ligestraro, dediĉi al la esperantista movado en la al la ligo aliĝintaj sekcioj la plej grandan atenton kaj ĉiuokaze la movadon laŭforte subteni.

La ĝenerala kunveno deziras oficialan reprezentanton de la ligo je la Va kongreso de proletariaj esperantistoj dum aŭgusto 1925 en Wien.

Ni atentigas pri la sukcesa oficiala apliko de Esperanto flanke de la «Internacia Transportlaborista Federacio», kaj ni esperas, ke la ligestraro ne subtaksos la neceseon de la proletaria esperanto-movado.

Unua laborista olimpiado Frankfurt a. M.

24.—28. Julio 25

ALVOKO

La diversaj olimpi-komisionoj jam funkcias. Ili kalkulas pli ol 250 000 partoprenontojn (anoncitaj ĝis unua de marto 87 000 aktivaj konkurantoj) el ĉiuj anguloj de l’ terglobo.

La ĉi tiea Laborista Esperanto-Ligo bezonas urĝe sciigojn, precize kiom da eksterlandaj sportuloj vizitos la olimpion?

Ĉiu eksterlanda kamarado venonta al la olimpio 24.—28. julio Frankfurton sendu tuj sian aliĝon por ordigi niajn entreprenojn. Faciliĝas la frankfurta restado en esperanta rondo nur por tiuj kiuj anoncis sin ankaŭ ĉe ni ĝis la unua de junio 25.

Krome ni petas ĉiujn eksterlandajn olimpianojn esperantistajn tuj sciigi sian alvenon al oficiala olimpi-oficejo, tio estas: Geschäftsstelle der Olympia in Frankfurt a. Main, Allerheiligenstr. 51. La ĉi tieaj komisionoj preskaŭ senescepte taksas nian movadon kiel ne sufiĉe grava, ĉar la funkciuloj de la sport-movado konsideras nian laboron nur kiel bonega propagand-instigo por Esperanto, kaj vole nevole ni jam devas konfesi ke ili pravas, ĉar vi eksterlandanoj faris nenion ĝis nun por forviŝi ĉi riproĉon gravan. Se vi mem ne interesiĝas pri sporto aŭ spektakloj, vi estas esperantisto kaj tio trudas al vi la devon interesi vialandajn instituciojn pri rolo kiun ludos Esp. dum ĉi olimpio. Jam depost multaj jaroj akceptis la «Unio internacia por fizika eduko» (2a kongreso) Esp-on kiel sian internacian korespondlingvon kaj decidis praktike uzi ĝin dum la unua laborista olimpiado en Frankfurt am Main.

Membroj el la Frankfurta grupo oficiale deĵoras en la loĝeja, trafika, kaj akceptkomisionoj. Sed la laboro de tiuj k-doj estas treege malfaciligata pro la kaŭzoj aluditaj, ĉar la eksterlanda korespondlingvo estas, strange, germanlingva al la eksterlando.

Klopodu okupi la olimpiadkomitatojn per demandoj esperantlingve skribitaj, plue postulu dum la olimpio mem ĉiuloke esperantlingvan interpretiston, via olimpi-lingvo estu nepre esp., ke ni pruvu do la gravecon de esp. al la skeptikuloj.

Ĉu vi volas kunhelpi? Certe jes!

Internacia Esperanto Sportularo Laborista Adolf Wendt

L.E.A. — Loka grupo Ffm. Olympia-Esperanto-Fako — Karl Naber.

Leteradreso: Karl Naber, Eckenheimerlandstrasse 97, Frankfurt am Main (Germanio).

Atentigo

La ekzamen-komisiono por Saksa Luzacio aranĝos Esperanto-ekzamenojn 17an de Majo je 8¾ antaŭtagmeze en «Edelweiß» en Neugersdorf. La subskribinto petas pri baldaŭa avizo (allas-peto kaj biografio [esperante kaj germane] kun cito de naskiĝtago kaj loko, profesio kaj daŭra restadejo, sur apartaj folioj en dokument-formato). Aspirantoj, kiuj ne ricevos apartan sciigon, estos allasitaj.

Prof. D-ro Göhl, prezidanto, Neugersdorf i. S.

ALIĜU LA V. KONGRESON!

[REKLAMO p.6] Sennacieca Revuo — Literaturo — Scienco — Pedagogio — Post kelkaj tagoj aperos la aprila kajero kiel Riĉe ilustrita ATEISTA SPECIALNUMERO 28-paĝa — Ĉiu kamarado provizu sin! — ADMINISTRACIO DE SAT

— pàgina 7 —

SENNACIULO

LINGVAJ STUDOJ

Jen kion skribas al mi Krasovskij el urbo Ufa: Mi konsentas vian opinion pri lingvaj bezonoj de proletaro, kies vidpunkto rilate al lingvaj demandoj ne tute koincidas kun kompetentaj konsiloj de scienculoj. Por niaj SAT-eldonoj mankas finkreita terminaro kaj troas obeo al fundamentismo. Pli malpli frue oni devas organizi apartan Lingvan Komitaton ĉe SAT, kiu zorgus pri laŭcela evoluigo de la lingvo kaj ĝeneraligus privatajn proponojn kaj spertojn de l’ disuloj.

Kunlaborata de l’ kompetentaj lingvistoj, kiujn oni povas trovi inter pli progresemaj Lingvokomitatanoj, nia komitato per siaj decidoj eĉ ne devigaj, sed verŝajne obeotaj pro proletara disciplinemo, povos solvi multajn lingvajn demandojn ĝis nun diskutatajn. «Lingvaj studoj» regule kaj poiome kolektu materialon por sekvonta kompetenta lernolibro kaj vortaro, kies eldono estos senduba tasko de l’ komitato.

Ŝajnas, ke Krasovskij estas prava. Ĉu ne? Novo proksimiĝas. Nia lingvo devas esti preta por dece renkonti kaj servi ĝin. Ĝi devas esti perfekta kaj konforma al novaj pli kaj pli intensiĝantaj vivkondiĉoj, kiuj adas sennaciiĝi k. tutmondiĝi. Ni kolektu la materialon. Tamen «Sennaciulo» ne povas dediĉi multe da loko por speciale lingvaj temoj. Tial viaj artikoloj ne devas esti longaj kaj teoriaj.

Ili estu precipe proponoj. La pure teoriajn mi transsendos al nia Aldono Scienca.

Farante viajn proponojn vi neniam forgesu, ke lingvo nia ne estas artefarita, sed nur simpligita ĝis logikaj preskaŭ limoj naturlingvo. Neniam forgesu, ke lingvo nia estas nur la daŭrigo de naturlingvoj en Novon kaj ke tial ĝi ne devas rompi historian ligon kun Malnovo. Neniam forgesu, ke lingvo nia devas servi ne sole por tiel nomataj grandaj kulturaj popoloj, sed por ĉiuj terglobanoj. Tial proponoj viaj ne estu sagacaj elpensoj kaj rompoj de fundamento. Ili ne estu artifikoj kaj ne kreu esceptojn en gramatiko (legu mian artikolon en julia n-o de Scienca Aldono). Antaŭ ĉio atentu disvolvon de interna tekniko en nia lingvo, kiu ĝis nun estas apenaŭ tuŝita kaj kiu tenas en si neelĉerpeblon de kombinoj kaj eltrovoj. Oni diras, ke ŝakludo (32 figuroj kombinataj sur 64 kvadratoj) disponas kelkmiliardojn da kombinoj. Kiom pli da kombinoj kaj eltrovoj devas liveri nia lingvo, kiu disponas senbaran kombinadon el multmiloj da vortoj kaj vortetoj!

En sekvanta artikolo mi povos montri, kiamaniere oni povas ekzemple solvi malfacilan problemon pri perfektigo de genitivo sen rompi gramatikajn regulojn kaj fundamentojn.

Estas ricevitaj de mi proponoj kaj artikoloj de Krasovskij (Ufa), Crooke (London), Ĥrebtovskij (Irkutsk). Notinda fakto estas, ke ĉiuj ĉi proponoj precipe rilatas al genitivo, kiu en Esperanto montriĝas same konfuziga kiel en aliaj naturlingvoj. Nian laboron partoprenu ne sole eŭropanoj. Japanoj, ĉinoj, hindoj, negroj, turkoj, armenoj kie vi estas? Krasovskij ne rifuzos sendi por nia fako liston da terminoj kaj urĝe bezonaj novaj vortoj proponataj de li, atentante, ke francaj kaj anglaj vortoj ne estas nepre internaciaj.

Maksim Krjukov.

Pri genitivo

Ĉiuj plendoj pri lingvaj malhelpoj kaj konfuzoj rilatas plej parte al genitivo. Ni esploru la demandon kaj, sumiginte ĉiujn ricevitajn proponojn kaj propran sperton, provu elĉerpi kaj solvi ĝin. Genitivo (de-kazo) en Esperanto estas vortrilato kreata per helpo de vortetoj de, da kaj finiĝo es en la vortoj: ies (de iu), kies (de kiu), ties (de tiu), ĉies (de ĉiu), nenies (de neniu). La finiĝo es kreas veran genitivon en ĉiuj fleksiaj indo-eŭropaj lingvoj (os—es—s en fonetikaj varioj). Sed esperantistoj uzas ĝin nur en supre cititaj 5 vortoj kaj por ĉiuj aliaj okazoj ili havas speciale memstarajn vortetojn de kaj da, kies nesufiĉo naskas diversajn konfuzojn.

Atente esplorante genitivon en Esperanto ni trovas jenajn 6 kategoriojn da ĝi.

  1. Genitivo de aparteno (rabo de burĝo), t. e. burĝo rabis, iro de bovo, t. e. bovo iras, kruĉo de vino).
  2. Genitivo de kvanto (kruĉo da vino).
  3. Genitivo de direkto (iri de domo).
  4. Genitivo de akuzo (rabo de burĝo, t. e. oni rabis burĝon),
  5. Genitivo de ago (rabita de burĝo).
  6. Genitivo de materialo (kovrita de lako, t. e. lake kovrita de isto per peniko).

Por ĉiuj ĉi 6 kategorioj Esp. uzas nur du vortetojn: de kaj da. Jen estas kaŭzo de la plendoj.

Ekzistas multaj proponoj por precizigi ĉi kategoriojn.

Oni proponas por genitivo de aparteno uzi tute novan ne havantan memstaran signifon vorteton di. Krassovskij el Ufa proponas malnovan da por esprimi genitivon de ago. Crooke el London proponas en genitivo de materialo uzi vorteton je anstataŭ de. Ĥrebtovskij opinias tute akuzativigi genitivon de akuzo (diri rabo burĝon anstataŭ rabo de burĝo). Poeto Miĥalskij en ĉi genitivo uzas den anstataŭ de (rabo den burĝo). . .

Kropotkin pri rusa revolucio¹)

La sekvanta letero al britaj laboristoj estis sendita de la fama revoluciulo P. Kropotkin, duonjaron antaŭ lia morto, per Miss Margaret Bonfield, membro de la Brita Laborista Delegitaro. Ŝi vizitis lin en Dmitrov (apud Moskvo), kie li pasigis sian lastan vivperiodon.

Certe interesos la legantaron de «S.» ekscii la opinion de unu el la plej grandaj revoluciuloj de la mondo pri la nun okazanta granda, eble ankaŭ unu el la plej grandaj sociaj eksperimentoj de la mondo. Malgraŭ, ke la letero estas verkita antaŭ N.E.P. — ĝi tamen neniom perdis en sia aktualeco, nek en sia intereso kaj instruivo.

Oni min demandas, — ĉu mi havas ion por skribi al la laboristoj de okcidento? Nature, oni povas multon rakonti pri la nuntempaj okazaĵoj en Rusio kaj multon lerni el ili. La letero povus esti longa. Sed mi indiku nur kelkajn ĉefajn punktojn.

Antaŭ ĉio la laboristaro de la civilizita mondo kaj ĝiaj amikoj el aliaj klasoj devus konvinki siajn registarojn tute forlasi la ideon pri armita interveno en la aferojn de Rusio — ĉu malkaŝa, aŭ maskita, ĉu milita, aŭ en la formo de subvencioj al diversaj popoloj.

Rusio nun travivas revolucion de la sama profundeco kaj de la sama signifo, kiel la brita popolo travivis en 1639—1648 kaj Francio en 1789—1794; kaj ĉiu popolo devus rifuzi ludi la hontindan rolon, kiun ludis Granda Britio, Prusio, Aŭstrio kaj Rusio dum la franca revolucio.

Plie, oni devas konsideri, ke la Rusa Revolucio — dum ĝi provas konstrui socion, kie la tuta produkto de la komunaj penoj de Laboro, Teknika Lerto kaj Scienca Kono apartenus eksklude al la socio mem, — ne estas simpla hazardo en la batalo de diversaj partioj. Ĝi prezentas ion, kio estis preparata de preskaŭ centjara propagando de komunistoj kaj socialistoj, depost la tempoj de Robert Owen, Saint-Simon kaj Fourier; kaj kvankam la provo establi la novan socion per rimedoj de la diktatoreco de unu partio estas evidente kondamnita al malsukceso, tamen oni devas rekoni, ke la Revolucio jam enkondukis en nia ĉiutaga vivo novajn konceptojn pri la rajtoj de Laboro, pri ĝia vera pozicio en la socio kaj pri la devoj de ĉiu civitano, — la konceptojn kiuj restos.

* * *

Ĉiuj kune, ne nur la laboristoj, sed ĉiuj, progresivaj elementoj de la civilizitaj popoloj devas haltigi la subtenon ĝis nun donatan al la kontraŭuloj de la Revolucio. Ne pro tio, ke ne ekzistas al kio opozi en la metodoj de la bolŝevika registaro. Tute ne! Sed ĉar ĉiu armita interveno de fremda potenco necese rezultigas la plifortiĝon de la diktatoraj tendencoj de la regantoj kaj paralizas la penojn de tiuj rusianoj, kiuj estas pretaj helpi al Rusio, sendepende de la registaro, en la rekonstruo de la vivo sur novaj principoj.

La malbono, denature propra al partia diktatoreco, tiamaniere jam pligrandiĝis pro la militaj kondiĉoj, sub kiuj ĉi-partio sin tenis. La milita stato estis ekskuzo por plifortigi la diktatorajn metodojn de la partio, samkiel ĝian tendencon centralizi ĉiun detalon de vivo en la manojn de la registaro, kun la rezulto, ke preskaŭ ĉiuj branĉoj de la ordinara popolaktiveco estis kondukitaj al plena stagno. La naturaj malbonaĵoj de ŝtata komunismo tiamaniere pligrandiĝis dekoble sub la ekskuzo, ke ĉiuj malfeliĉoj de nia vivo estas ŝuldataj al la interveno de eksterlandanoj.

Krome, mi devas ankaŭ noti, ke milita interveno de la aliancanoj, se ĝi daŭros, certe malvolvos en Rusio maldolĉan senton kontraŭ la okcidentaj popoloj kaj tiu estos certatage utiluzita de ĝiaj malamikoj en eventualaj konfliktoj. Tia maldolĉeco jam estas kreskanta.

Mallonge, estas ĝusta momento por la okcident-eŭropaj popoloj komenci rektajn interrilatojn kun la rusa popolo. Kaj en tiu direkto vi — la laboristaj klasoj kaj la progresintaj partoj de ĉiuj popoloj — devas diri vian vorton. Ankoraŭ kelkaj vortoj pri ĝenerala problemo. Renovigo de interrilatoj de eŭropa kaj amerika nacioj kun Rusio certe ne devas signifi la allason de suvereneco de la rusa nacio super tiuj naciecoj, el kiuj la imperio de la rusaj caroj estis komponita. (Finota)

1) Kvankam estas en tiu skribaĵo asertoj, kiujn ni povus konsideri kiel «disputpunktoj», kiujn la rezolucioj de niaj kongresoj malpermesas, ni tamen opinias, ke ĉiu SAT-ano povos profiti je la kono de la penso de Kropotkin pri la Rusa Revolucio.

La sinteno de la verkinto, rilate la mondmiliton pruvis, ke li, kiel ĉiu homo, estis ankaŭ erarema. Sed neniu povas dubi pri lia sincereco kaj honesteco, kaj sekve ne ŝati lian opinion. Sincera kritikado de homo kiel Kropotkin, eĉ se ĝi estas erara en kelkaj punktoj, estas pli atentinda ol flataj paroloj de multiuj. Tial ni opinias, ke eĉ reprezentantoj de la tendenco ĉi tie kritikata estos tre interesataj pri la diroj de la mondfama revoluciulo. E. L.

— pàgina 8 —

SENNACIULO

Antaŭ ĉio ni sciu, ke ĉiuj naturaj lingvoj havas samajn malklarojn en genitivo kaj ke naturlingvo ne devas esti nepra modelo por nia pli perfekta lingvo. Tamen ni ne devas forgesi, ke troa precizigo povas liveri grandan malutilon en lingvo, ĉar ĝi malliberigas kaj katenigas uzadon de vortoj. Tiel diris Zamenhof mem en unu el siaj respondoj. Do ni ne rapidu krei novajn precizigilojn (di, da). Por eviti malklarojn ni povas uzi internajn rimedojn de E. Ne forgesu irilojn sopirante flugilojn, ĉar iriloj en nia lingvo estas sufiĉe potencaj.

Jene ni povas solvi la problemon pri genitivo.

  1. En genitivo de direkto por precizigo anstataŭ simpla de uzu kunmetajon deapud (de + apud): iro deapud bovo.

  2. En genitivo de akuzo anstataŭ de uzu la kunmetajon den (de + n): rabo den burĝo, t. e. kiam burĝo estas rabita (Miĥalskij).

  3. Genitivon de materialo oni povas tute adverbigi. La materialon oni povas uzi tie ĉi en e-formo: brike masonita domo, peĉe kovrita muro, sable kovrita placo anstataŭ domo masonita de brikoj, muro kovrita de peĉo, placo kovrita de sablo (per homoj aŭ per vento).

  4. En okazoj de frazoj kun multaj de (domo de filo de patro de pastro de urbo Irkutsk) uzu elementan solvon de l’demando, montritan en n-o 20 de «Sennaciulo» en punkto 6 de lingvaj respondoj.

Krome ni povas eĉ ĝeneraligi genitivan finiĝon -es el vortoj ies, kies. Ni povas diri patres, domes, lingves anstataŭ de patro, de domo, de lingvo. Maksim Krjukov.

RECENZEJO

Gazetoj

Esperanto Hejme, Kazanj, n-oj 1—6. Redaktoro k-do M. Lidin. Eldoniĝas de okt. 1924.

Jen la unua gazeto-lernolibro en la mondo, kiu en originala, vere tre lerta maniero lernigas al novuloj esperanton, ĉiam denove vekante kaj instigante la intereson de la lernantoj per aktualajoj el tutmondo gazetmaniere prezentataj alterne kun la instrua enhavo! Tiu metodo certe agrabligas al niaj sovetiaj esp. lernantoj la studadon. Ili ne facile perdos la emon, daŭrigi la lernadon, ĉar ĉiam la ŝtofo prezentas ion novan kio allogas, interesas. Ni konfesas, ke ni ankoraŭ ne trovis lernilon, kies lernŝtofo tiom estus adaptita al proletmensoj. Samtempe la frazoj kaj tekstoj kun eduka, agiteca, revoluciiga enhavo servas al unueca alta ideo. Ankaŭ por SAT kaj «Sennaciulo» estas reklamite en ĉiu numero, kaj la studanto do tuj kutimiĝas al la platformo de nia movado kaj kune kun la multflanka lernilo eksentos sin hejme en nia rondo.

Stile kaj lingve la kajeroj estas redaktitaj senriproĉe. — Ni ne timas pro la fruktoj certe devenantaj el tiu gazetlernilo! N. B.

Represis art. el S.: A Világ, Targu-Mureŝ, 11. marto, Kulturo aŭ malhonto (S. 14). L’Internationale de l’Enseignement, Paris, jan.-febr., Infanlaboro en Ĉinio (S. 1.)

Notojn, artikolojn ktp. pri SAT enhavis: Inprekorr, Wien, n-o 10, 7. marto (pri esp. id. konferenco), Le Semeur de Norm., Caën, 11. marto (bonega art. pri SAT), Monthly Report, Nat. Amalg. Furnishing Trades Ass., marto, (same, de M. Starr), L’Humanité, Nimes, 2., 8. 10., 24. 11. 24., 13. 2. 25 (div. notoj k. represoj sen mencio de S.), Le Progrès, Lyon, 15. 10. 24 (pri SAT).

Svenska Arbetar-Esperantisten, marto, bone agitas por SAT per multaj artikoloj kaj notetoj.

KORESPONDEJO

Dr., Vjatka. La tradukon ni permesas. Eld.

  1. Atentu decidon de l’ 4a kongr. pri lingvo de niaj organoj!

  2. Okaze ni uzos, ĉu en «Lernanto», ĉu en «Legolibro».

  3. Viaj sendajoj uzeblaj. Sed skribu nur unuflanke la manuskriptojn, evitigante al ni la nenecesan kopilaboron!

  4. La libron ni sendos post pago. Ne tro urĝigu la represon de via art. Ni ricevis troon pri la sama temo! Ĝi aperos kiam spaco permesos. N. B.

1574, 264, 659, 1762, 2921, 630, 994. Viaj art. aperos en venontaj numeroj.

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

La kostoj por presado, papero, fabrikado de via gazeto enorme plialtiĝis! Sed nia abontarifo restis la sama!

Kamaradoj! Vi scias, ke ni liveras al vi por kiel eble plej malmulte da mono zorge presitan, bonpaperan, multenhavan gazeton, streĉante nian agokapablon ĝis plej alta grado. Kion vi faris por plialtigi la abonantnombron de via ĵurnalo? Se ĉiu esperante parolanta laboristo abonus nian gazeton, ni hodiaŭ disvastigus nian organon en minimume triobla kvanto (tute ne kalkulante komencantajn kaj nefinlernintajn k-dojn, al kiuj ne utilas la gazeto). Ne ĉiujn el vi trafas la riproĉo. En multaj lokoj la agado por SAT kaj ĝiaj organoj estas bone organizita kaj bonsukcesa. Dum en preskaŭ ĉiuj landoj ni sukcesis plialtigi nian abonantnombron, ni precipe en Germanio, kie ni dum jaroj havis sufiĉe altan nombron da abonantoj, perdis multajn. Ni ne malkonsideras la malfacilan ekonomian situacion, sed ni scias, ke ankoraŭ ekzistas sufiĉe granda kvanto da esperantistaj laboristoj, kiuj sen tro granda peno povus pagi la abonmonon, se ili konforme al sia laboristeco abonus la laboristan organon de la esperantistoj, subtenante sian propran klason kaj ne la klasan kontraŭulon.

Ni petas niajn varbantojn-aktivulojn, precipe atenti tiujn proletojn, kiuj lerninte esperanton, ĝin uzas anstataŭ por siaj klasaj celoj, — por iaj ajn ludaĵoj kaj bagatelajoj. Konscia laboristo legas unue kaj ĉefe sian propran organon.

Sekve de la kostplialtiĝo, kaŭzita parte ankaŭ per la trikolonigo de la gazeto kaj plilarĝigo de la paĝoj, «La Lernanto» provizore ne plu aperos kiel suplementa folio aparte de la gazeto, sed monate, regule, kiel oka paĝo de «Senn.».

Akcia afero

Kelkaj malnovaj akciuloj sentis sin maltrankviligitaj per la eldono de novaj serioj de akcibiletoj, pensante ke iliaj siatempe ĉe ni registritaj kaj en la gazeto kvitancitaj sumoj nun estus perditaj, nuligitaj per la nova fondo. Tio ne estas vera. Male, ni konfirmas denove per tio, ke la sumoj de 1923/1924 estas same sekuraj kaj samkondiĉe traktataj kiel la novaj biletoj. Eĉ se iu el la malnovaj akciuloj deziras tion skribe, ni estas pretaj transskribi lian malnovan sumon al la nova fondo, kaj liveri al li la novajn akcibiletojn. Tamen li tiukaze devas konsideri, ke la valoro de tiuj novaj biletoj, la rentumiĝo ktp. validas nur de la dato, sub kiu ni nove registras la akciojn (nova numero — nova dato). Niaj malnovaj akciuloj tial ne miskomprenu la aferon, pensante ke ilia mono ne estas kooperative garantiita.

Adm. k. Red.

Municio por SAT kaj ĝiaj organoj

Afriko. A. Jorge-Loanda, 6.— esk. J. B. Barreira-Malanje, 3.30 esk. — Aŭstrio. Heeger-Wien, 10000 kr. — Ĉekoslovakio. Linke-Finkendorf, 0,50 mk. — Francio. Freulon-Paris, 3 ff., Vildebrand-Paris 10 ff., K-dino Pompanon-Eaubonne 3 ff. — Germanio. Köcher-Leipzig, 0,50 rubl., Strauß-Halle, 3.— mk., Voigt-Leutzsch, 1.— mk., Frey-Oberglottertal 2.— mk., Goth-Waltersdorf 0,50 mk. — Hispanio. Artigas-Zaragoza, 1,53 mk. g. — Sovetio. K-doj Panaev, Tomti, Filippov, Brjuhnin, Muhin, Sarapova, Vorobjeva, Petrov, Belova, Uhov, Pavlov, Akĉulakov, Bonĉ-Brueviĉ, Fiŝer, Ermolaev, Osipov, Jaramŝijanc, Kuznecova, Filippov-Taŝkent, po 0,20 rubl.

[REKLAMO p.8] Nia Kooperativo eldonas valorajn librojn en la nomo kaj por la celoj de nia asocio. Ĉu vi posedas ilin? — ? — / Nia Libroservo peras al vi ĉiuspecan esperantan literaturon, eldonitan en kiu ajn mondparto dank’ al niaj bonegaj rilatoj. / Niaj Insignoj specialaj por membroj, kun enskribo «SAT», verda stelo sur ruĝa fundo, haveblaj por 0,80 mk. kiel pinglo, broĉo aŭ butono; malgrandaj sen enskribo por 0,60 mk. nur kiel pinglo. — — — — —

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120 000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej. Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 28, 9 d’abril de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N-o 28 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 9. Aprilo 1925

[BILDO p.1 | 40,5,55,16] SAT-stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Gvidanto de ĉina popolo Sun-Jat-Sen

(De K. RADEK, el Pravda, 14. marto 1925)

Sun-Jat-Sen — filo de malriĉaj gepatroj — naskiĝis en 1867 j. en provinco Kvantung, suda Ĉinio. Li naskiĝis 3 jarojn post tio, kiam angla majoro Gordon, gvidante la bandojn de eŭropaj aventuristoj kaj dungitan armeon de la dinastio Man-Ĉju, sufokis la ribelon de tajpingoj. Kiam naskiĝis malgranda Sun, la fajroj ankoraŭ brulis, ankoraŭ daŭris partizana batalo, kiun gvidis restaĵoj de la ribelul-taĉmentoj. Ĉinio kuŝis sendefenda antaŭ la piedoj de fremdlanda kapitalo. Sole la ekonomia depresio, komenciĝinta baldaŭ en Eŭropo, gardis Ĉinion kontraŭ tuja disŝiro. Tra la tuta lando flarserĉis esploristoj de l’ kapitalismo, studante ĝiajn riĉaĵojn, ĝiajn morojn, elektante la deir-punktojn de estonta ofensivo. Tra la malfermitaj havenurboj — Kanton, Ŝanhaj — en la landon penetris influo de la kapitalismo, ampleksanta komence nur la apudmaran bordlandon. Pekina Kortego rigardis ĉi invadon kun profunda maltrankvilo. Regis senvolo en la popol-amasoj, kiuj perdis dum la tajpinga ribelo ĉirkaŭ tri milionojn da homoj, en tiuj popol-amasoj, kiuj perdis la esperon pri tio, ke ili povos per propraj fortoj liberiĝi de fremdula jugo kaj de la dinastio, kiu per sia burokrata aparato elsuĉadis fortojn de la lando. De la sudo ekmarŝis francoj kaj angloj, de nordo — Japanio. Inter ĉinaj scienculoj, orientiĝantaj en la internacia situacio kaj observantaj ĉiam kreskantan senvolon de la lando, komencas disvolviĝi la penso, ke nur reformoj savos la landon. En 1880 scienculo Kang-Ju-Vej preparas raporton, en kiu li montras, ke la ĉina burokrataro estas koruptebla, ne scias sian aferon, ke la lando disfalas je aro de satrapioj. «Tiu kiu ĝis nun konservas la malnovajn metodojn kaj konceptojn, ne nur ne komprenas la ŝtatajn necesojn, sed malproksimiĝis de la grundo, de la konceptoj de antikvaj saĝuloj» — skribas Kang.

[BILDO p.1 | 34,45,61,77] Portreto (gravuraĵo) de Sun-Jat-Sen, vizaĝo de fronte, kun mallongaj haroj kaj lipharoj, en kadro; subskribo «Sun-Jat-Sen».

Li montras reformojn en Japanio kaj deklaras, ke nur radikalaj paŝoj tiudirektaj povas savi Ĉinion. La gvidantoj de Pekina Akademio rifuzas konigi al la imperiestro la raporton de Kang; liaj pensoj al ili ŝajnas herezaj. Jes, Ĉinio perdis la malnovajn fortojn, sed ĝi havas la sole ĝustan sciencon de la granda antikva sia instruisto Konfucio, kaj al ĝi ne povas esti danĝeraj eĉ la postmaraj barbaroj. Ĉinio venas al la milito kontraŭ Japanio. Ĉinio ne nur estas venkita, sed ĝia malforto, ĝia senforto estas montritaj al la tuta mondo. Estas traktita la malhonora por Ĉinio paco en Ŝimonoseki. En Pekino kunvenas granda konferenco de scienculoj por ŝtataj ekzamenoj. 29. majo 1895 Kang sin turnas kun dua memorandumo, en kiu li postulas reformojn de ĉinia burokrataro.

«Ĉiniaj burokrataj postenoj, — diras li en ĉi memorandumo, — estas okupataj ne de tiuj, kiuj scias kion necesas fari por helpi al kamparano kaj metiisto, ne de tiuj, kiuj scias administri la ŝtaton, sed de tiuj, kiuj povas pagi plej multe por la profitdona posteno. Unujn oni instruas pri ti-kio neniam estas aplikebla, aliuj ne aplikas ti-kion ili lernis.» Li montras sur disvolviĝon de moderna industrio kaj komerco kaj postulas ilian favoradon en Ĉinio. Li postulas forigon de provincaj doganoj kaj helpon al kamparanaro. Sub influo de la milit-malvenko la ŝtatcenzuristoj transdonas ĉi-raporton al imperiestra vidvino kaj al ŝia filo — imperiestro. La imperiestro ordonas dissendi al guberniestroj la raporton por ke ili envivigu la reformojn; li intencas persone akcepti la reformiston, sed oni malpermesas al li tion, ĉar Kang-Ju-Vaj ne havas koncernan rangon. Sed Kang ricevas postenon en ministerio de sociaj laboroj kaj la rajton prezenti siajn raportojn; li verkas ilin unu post la alia, penante konatigi la dinastion kun la danĝeroj, minacantaj al la lando. Li montras minacon de la carismo kaj de Japanio en nordo, de Francio — en sudo, li montras la okupon de Kiau-Ĉao de Germanio. Nur kreo de moderna armeo povas savi Ĉinion. «De post

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

la malhonora malvenko en la milito kontraŭ Japanio, — skribas li, — eŭropaj ŝtatoj ignore rigardas nin, kiel homojn sovaĝajn, kaj ili traktas kun ni kiel kun stultaj vilaĝanoj; ili traktas nin egale kun la negroj. Iam ili malamis nin, kiel tro memfidan popolon; nun ili ridas super ni, kiel super stultuloj, blinduloj kaj mutuloj». De ĉiuj flankoj fremdlandanoj celas ricevi koncesiojn. «Ili postulas niajn ostojn, nian karnon; ili fortranĉas pecojn de nia korpo, ĝis nenio restos. Fremdlandanoj ricevas fervojajn koncesiojn. Al ni minacas la danĝero, ke de nordo al sudo oni tratranĉos al ni la gorĝon. Necesas memori la sortojn de Turkio, Koreo, Anamo kaj Polio». Kang verkas: «Rezonado pri reorganizo de Japanio», «Rezonado pri reorganizo de Rusio sub gvido de Petro la Granda», li verkas biografion de Petro la Granda kaj transdonas ĝin al la juna imperiestro. La imperiestro faras lin sia konsilanto kaj komencas febrece akceli realigon en la vivo de la postulataj reformoj. Rajdas senditoj de la imperiestra palaco en provincon kun la ordonoj organizi gazetaron, lernejojn, reorganizi la armeon. Cent tagojn daŭras tiuj ĉi provoj reformi desupre. Burokrataro ekribelas kontraŭ ili. Ĉiuj ĉi reformoj devas levi la popol-amasojn, limigi la burokratan arbitron kaj profitojn de la burokratoj. Kaj ja ĉiu ŝtatoficisto pagis multe por sia posteno. La plej influaj tavoloj de sciencularo, gardantoj de la antikvaj testamentoj, — vidas en ĉi reformoj atencojn kontraŭ la antikvaj instruoj. La burokrataj konspirantoj estas estrataj de la maljuna imperiestrino Csi-Si, kiu organizas ŝtatan renverson, arestas la junan imperiestron Hu-An-Sju, enŝlosas lin en riĉega palaco sur la insulo, kie li mortas, fidela al la instruo de Kang. En la historio ankoraŭ unufoje estis kontrolita la tezo pri tio, ke la reganta klaso ne povas sin mem reformi, ne povas rezigni je siaj priveligioj sen premo de la amasoj. Kang fugas eksterlanden, kaj Ĉinio putras plue, kiel viktimo de la propra burokrataro, kiel viktimo de eksterlanda kapitalo. La maljuna imperiestrino vidas la kreskantan malkontenton de popol-amasoj, penas direkti ĝin kontraŭ eksterlandanojn, subvencias organizon de la «boksist»-ribelo. Barbare subpremita de la internacia milita ekspedicio, la ribelo fordonas la senfortigitan kaj faligitan Ĉinion al eksterlandanoj. La dudeka jarcento komenciĝas sub la signo de divido de Ĉinio. La tuta internacia imperialisma literaturo de tiu ĉi tempo estas dediĉita al divido de Ĉinio inter imperialistaj ŝtatoj. La ekonomia ekfloro, komenciĝinta dum la lasta jardeko de XIX-a jarcento, puŝas Anglion, Germanion, Francion al serĉado de novaj merkatoj. La cara Rusio, timante malfrui, rapidas kapti Koreon kaj Manĝurion, estas preparata la rus-japana milito, kiu disvolviĝas sur la teritorio de Ĉinio. Ŝajnas, ke por Ĉinio forestas la savo.

En la sudo, kie ekestiĝis la ribelo de tajpingoj, de kie devenis la reformista Kang, kreskas kaj disvolviĝas Sun-Jat-Sen. Absolvinte popol-lernejon, li veturas al Hong-Kong kaj tie en angla lernejo studas medicinon. Juna, resentema, varm-kora Sun-Jat-Sen ne kontentiĝas per la scienco, li ĉirkaŭrigardas, li pensas pri la sorto de sia lando . . . La popola ribelo de tajpingoj penetrigas lin per malespero profunda. Kiamaniere la senlegipova popolo de Ĉinio povas batali kontraŭ la eŭropaj potencoj, armitaj per scienco kaj tekniko de moderno? Necesas, ke la popolo komence altigu sian kulturnivelon, lernu, kaj tiam ĝi egalos al la civilizitaj popoloj de la Okcidento. Sed kiamaniere malservutigi la popol-amasojn de Ĉinio? Sun, ne apartenanta al tavolo de scienculoj de Ĉinio, ne kredas renaskiĝon de Ĉinio per reformoj, memvole enkondukataj de la maljuna burokrataro, estrata de la lasta dinastio. Li venas al la konvinko, ke necesas forĵeti ĉi dinastion, kiu prezentas per si la barbarajn manĝurianojn, konkirintajn Ĉinion en XVI-a jarcento. Li pensas pri konspiro, sed li trovas inter siaj konatuloj nur tri homojn, kiuj deziras sekvi lin laŭ tiu ĉi danĝera vojo. Li fondas dum la japan-ĉina milito Societon por renaskiĝo de Ĉinio. Komenciĝas propagando en la armeo, estas aĉetata armilaro. La konspiro fiaskas kaj 9. sept. 1895 estas ekzekutita Luko-Dun — kamarado de Sun-Jat-Sen. Sun-Jat-Sen fugas eksterlanden.

Komenciĝas la jaroj de elmigrado, la jaroj de mizero, la jaroj de lernado. La juna Sun vagas tra ĉiuj landoj, en kiuj vivas ĉinoj — tra Japanio, anglaj kolonioj, Ameriko kaj Anglio. Vivante per scienca laboro, per helpado de nemultaj siaj samideanoj, Sun serĉas interproksimiĝon kun ĉina junularo studanta eksterlande, kun ĉinaj komercistoj. Li atente studas aranĝon de eŭropaj kaj amerikaj ŝtatoj. Li vidas ke post kulisoj de bonstato de kapitalistaj landoj sin kaŝas mizero de la popol-amasoj. Li mem eliris el tiu ĉi mizero — ĝi ne estas indiferenta por li. Penetriĝante per simpatioj al socialismo, li konsideras, ke en Ĉinio la socialismaj celadoj estas antaŭtempaj, ĉar en Ĉinio ne ekzistas proletaro. Demokratio, kaj precipe la amerika demokratio — jen estas lia idealo de ŝtata aranĝo. Kaj la vojo al la idealo iras trans konspiro, unuavice trans la milita konspiro. La sperto de Kang konvinkis lin definitive pri senespero de la provoj reformi la landon dum dinastio de manĝurianoj. Sur kiun oni povas sin apogi?

La renverson povas fari nur tiu generacio, kiu komprenas la neceson de demokratia reformo. Tia estas la studentaro kaj la milita junularo, kiu, studante la militsciencon, konvinkiĝis ke ne estas eble savi Ĉinion sen rompi la malnovon. Sun-Jat-Sen direktas propaganditajn de li studentojn en Ĉinion, aranĝas ligojn kun garnizonoj, veturas el urbo al urbo, farante agitadon. Li orientiĝas en internacia situacio, palpas kontraŭdirojn inter kapitalistaj ŝtatoj, aranĝas ligojn en Japanio, esperante trovi la helpon en la lando, kiu mem, per decidaj internaj reformoj, sin savis de la eksterlanda kapitalo. Li trovas certan subtenon en Japanio, eĉ en registaraj rondoj, kie oni opinias, ke la propagando malfortigos jam sen tio disfalantan Ĉinion. Li trovas ĝin en kelkaj rondoj de Ameriko, esperantaj, kontraŭe, ke la revolucia movado devigos ĉinian registaron al reformoj kaj plifortigos, tiamaniere, Ĉinion. Ameriko sufiĉe forta ekonomie por ne timi konkuradon de aliaj ŝtatoj, elpaŝas tiam kontraŭ la penoj dividi Ĉinion, por la politiko de «malfermitaj pordoj», t. e. por allaso de alilanda kapitalo en Ĉinion sur egalaj por ĉiuj rajtoj.

La laboro de Sun-Jat-Sen kaj de liaj amikoj havas sukceson en la armeo. La parto de juna ĉina oficiraro, ricevinta eŭropan edukon, komprenis minacantajn al Ĉinio grandajn danĝerojn kaj aliĝis al la revolucia tendaro. La financa malaranĝo de la lando, vico da malsataj jaroj — ĉio ĉi penetrigas ribelemon en la armeon. En 1911 jaro ekfajras la ribelo en Uĉang. Ĝi vastiĝas, iras de unu venko al la alia. Sun-Jat-Sen rapidas el Ameriko tra Londono al Ĉinio. Tie ĉi li aperas kiel standardo de la ribelo. Kaj tial post ĝia venko, post renverso de la dinastio li estas elektata kiel prezidanto de Ĉinia respubliko.

Sun-Jat-Sen atingis sian celon. En Nankin kunvenas la parlamento. Sed la venko de Sun-Jat-Sen evidentiĝas lia plena malvenko. La dinastio de Man-Ĉju estas renversita, sed la tuta aparato, sur kiun ĝi sin apogis, la provinca burokrataro, la milita generalaro restis netuŝitaj, ĉar ekribelis nur la armeo, kaj la popolaj amasoj nur komencis moviĝi. En la parlamento trovas sian respegulon nur la inteligentularo. Grandaj potencŝtatoj, kiuj ne subtenis per pruntedono la falantan putran dinastion, ne pruntedonas ankaŭ al Sun-Jat-Sen, timante, ke la radika reformo en Ĉinio plifortigos ĝin, ke ĉina revolucio, estante plej danĝera pruvo pri influo de rusa revolucio, povas siaflanke influi Hindion, aziajn koloniojn de Francio. La internacia kapitalo unuiĝas kun ĉina burokrataro kaj kun ĉina generalaro. Juan-Ŝi-Kaj aperas kiel esprimo de tiu ĉi unuiĝo. Sun-Jat-Sen, ne povante kontraŭmeti al

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Juan-Ŝi-Kaj iun realan forton, devis cedi al li la lokon kaj foriĝi de la direktado. La milita konspiro estis sufiĉe forta por forbalai la putrintan dinastion en centro, sed estis senforta por forbalai la reakcion en la tuta lando kaj purigi Ĉinion de la parazitoj, ĉirkaŭsidantaj ĝian korpon. La eksterlandaj potencoj donas prunton al Juan-Ŝi-Kaj. (Finota)

Elrusigis G. Demidjuk.

Ĝenerala Voĉdono en Belgio

(5. aprilo)

Post kelkaj tagoj¹) okazos la ĝenerala voĉdono en Belgio. Belgio pro sia geografia kaj industria situacio multe impresas aliajn landojn, eĉ tre vastajn. Ĉiuj scias ke la socialista partio belgia estas unu el la plej fortaj en la mondo. Tiu partio fakte estas nun en gravega situacio. Eble baldaŭ ĝi devos regi en Belgio. Ĝi sin prezentas al la novaj balotelektoj kun 68 deputitoj, dum la katolika partio kun 77, la liberala partio kun 33. Aliaj etaj partioj havas 8 deputitojn. Ilia esenco estas burĝema. La laboristaro en sia granda plimulteco donis siajn voĉojn al la socialista partio en 1921. Nun la simpatio de la laboristoj ankoraŭ pliiĝis. Certa sukceso atendas la socialistan partion.

Kontraŭ kiuj devos batali la socialista partio? Ĝia ĉefa konkuranto estas la katolika partio kiu ankoraŭ kaptas la kredon de multaj proletoj. Tiuj proletoj ofte ne komprenas ke la kristanoj nur kreis sindikatojn kristanajn por kontraŭbatali la socialistojn kaj konsekvence la sindikatan movadon. La pastroj estas varmegaj propagandistoj, kaj en la lernejoj subvenciataj de la registaro kaj estrataj de monaĥoj, la profesoroj donas politikajn ĵurnalojn, instigante la gepatrojn de la lernantoj voĉdoni por la katolika partio, «la sola defendanto de la ordo!» Sed feliĉe tiuj manieroj ne plu tiom efikas. La laboristaro scias ke dank’ al la socialista partio ekzistas multaj leĝoj protektantaj la laboristaron. Kaj ke la katolika partio havas nuran celon: detrui tiujn reformojn.

Alia partio: la liberala. Tiu partio kiu iam estis potencega, nun disfalas. Baldaŭ nur ruinoj restos da ĝi. Cetere ne plu estas kaŭzo por ke ĝi ekzistu. Ĝia iama programo estis esence kontraŭreligia; nun, ĝi kunlaboras kun la katolika partio en la registaro por kontraŭbatali ilian komunan malamikon: la socialistojn. Ilia kunlaborado estas despli sugestita. La framasonoj (la liberpensuloj!) kunlaborantoj kun la pastroj kaj k.io. Tiel efektiviĝas la antaŭvido de Karl Marx. Partio de l’ laboro kaj partio de la kapitalistaro. Do la liberala partio kiu nun havas 33 deputitojn revenos post la ĝenerala voĉdono multe malpligrandigita. Sed al kiuj iros la voĉoj kiujn perdos tiu polviĝanta partio. Ni povas kredi ke parto el ili iros nekontesteble al la katolika partio; tiuj de la liberalaj riĉuloj kies unua penso estas: «la mono». Sed aliaj iros al la socialistaj listoj. Dum multaj jaroj la liberala partio estis esence demokrata. Ĝi batalis por pliigi la civilan instruadon, por mallongigi la militservon kaj kiam en 1913, la socialista partio organizis ĝeneralan strikon por akiri la universalan voĉdonon por ĉiuj junuloj pliaĝaj ol 21 jaroj, ili trovis aprobantojn en tiuj liberaluloj. Ni kredu ke tiuj sendiuloj komprenos la fiecon de la direktantoj de ilia partio kunlaborantaj kun la katolika financisto: Theunis. Do, laŭŝajne tiu partio iros parte al la socialista partio kaj parte al la katolika partio.

Ekzistas kelkaj aliaj konkurantoj inter kiuj ni notu la komunistan partion kiu havas en Belgio nur malmultajn anojn (la socialistoj havas 600 000). La laboristaro belgia nur bezonas unu partion. Ĉiuj eksterlandaj kamaradoj kiuj vizitis Gand’on okaze de la Kooperativa Ekspozicio Internacia antaŭ kelkaj monatoj, konsentas kun mi ke la laboro de niaj socialistaj kooperativoj estas modela. La belgia laboristaro volas esti sindikata, kooperativa kaj interhelpa. Por estri tion la partio devas esti firma.

La estonto estas plenpromesa. 5. aprilo alportos al la socialista partio venkon, eble venkon definitivan.

L. Bergiers.

  1. Kvankam voĉdono jam okazis — ĉi artikolo restas kaktuala aj koniginda. — Red.

La municipala batalo en Riga

La 28. februaro kaj 1. marto okazis en Riga balotoj al urba konsilantaro (municipalo), kiun partoprenis preskaŭ 90% de la plenrajta loĝantaro. Kvankam la laboristaro en ĉi-jaro eniras la urban konsilejon iom pligrandiginta siajn vicojn, tamen la komuna situo ĝisnuna preskaŭ ne ŝanĝiĝas. Jen la tabelo de nunaj reprezentantoj (mi nur citas el 23 listoj tiujn, kiuj ricevis pli ol 2 sidlokojn):

Nombro da voĉoj Nombro da reprezent.
1. germanoj (dekstruloj) 28 953 15
2. mastruma grupo unuigita 6 668 4
3. nacia unuiĝo 13 686 7
4. progresistoj 10 094 5
5. mastrumkultura unuiĝo 13 679 6
6. socialdemokratoj 56 839 29
7. hebrea bloko 6 860 4
8. profunioj 13 066 7

Rimarkinde pliiĝis la nombro de socialdemokratoj: 29 kontraŭ 18 ĝisnune, dum la profunioj estos reprezentataj nur per 7 kamaradoj, do ili perdis 6 sidojn.

Kie kuŝas la kialo? Ne pensu kvazaŭ Riga’aj profesiuloj indiferentiĝis aŭ batallaciĝis, — ĉu veraj socialistoj kaj konscia laboristaro, senhalte kaj kuraĝe paŝanta al sia nobla celo — liberigo de la homaro, povas iam laciĝi aŭ senkuraĝiĝi? Ne, neniam tio okazos, la konscio pri ilia praveco tion ne permesos. Sed malprosperon kaŭzis la ĉiam pli kaj pli kreskanta reakcio. Dum unu parto de la laboristaro, senkonscie apoganta kapitalistaron, ĝuas plenan liberecon, niaj konsciaj, agemaj kaj antaŭen paŝantaj kamaradoj estas severege persekutataj.

En Riga la profesiuloj eĉ ne posedas sian ĉiutagan gazeton. Gazeto «Laikmets» (La Tempo), elirinta ĉiutage dum proksimume 2 monatoj, estas malpermesita kaj la redakcio arestita. Semajna ĵurnalo de profunio «Veeniba» (Unuiĝo) post kelkaj monatoj de sia naskiĝo ankaŭ arestita kaj nune anstataŭita per «Stradneeku Veeniba» (Laborista Unuiĝo). Tamen kiel semajna ĝi malsufiĉas.

Do ni ne malkuraĝas, ĉar ni estas certaj, ke venos la tempo kiam ĉiuj kapitalistaj apogiloj ekŝanceliĝos kaj disfalos por neniam plu mallumigi la varmigan brilegantan ruĝan sunon orientan.

Granda lokaŭto en la metalindustrio de Cassel

La sindikatoj ĉiam penis ne interrompi la pacon en la ekonomia vivo post la milito. La entreprenantoj tute ne pensas je tio. Ili ĉiam nur metas la propran profiton super tiu ĉi paco, kaj ilia ĉefa zorgado estas forigi la ŝajnprofitojn de la «revolucio», kiu vere ne estis revolucio, sed bankroto de la Vilhelma epoko.

Inter laboristoj kaj entreprenantoj validis salajrtarifo kiu estis nuligita de ambaŭ partioj ĝis 31. januaro. Starigo de nova kontrakto ne povis okazi pro la pli malbonaj kondiĉoj flanke de la entreprenantoj, kiuj eluzis la senlaborecon kaj malfavoran situacion en tiu ĉi branĉo. Interalie ili proponis mallongigon de la ferioj, kaj nur laboristo, kiu plene laboris 275 tagojn, estus rajtigota ricevi ilin.

La laboristo, kiu estis 9 jarojn en sama laborejo kaj kuraĝis malsaniĝi dum 3 semajnoj, ne ricevus feriojn en tiu ĉi jaro, kaj en proksima jaro li nur estus rajtigota ricevi la feriojn, kiujn ricevus unu, kiu nur unu jaron laboras en la koncerna laborejo.

Tuj post fino de la valida tarifkontrakto la laboristoj de fabriko por optikaj instrumentoj, Hahn, starigis postulojn por salajraltigo, ĉar ili ricevis malpli da salajro ol kutime estas la salajro por tiu ĉi speco da laboro, pro malfavora situacio iama en tiu ĉi fabriko. Ĉar la situacio pliboniĝis, kion la firmo neas, la laboristoj deziris la altigon kaj ne ricevante ĝin ili komencis striki tuj.

Oni nun komencis intertrakti kune kun la leĝa komitato por forigi diferencojn inter partioj de laborantoj kaj labordonantoj, kiuj interligis nun tiun ĉi konflikton kun la starigo de nova tarifo kaj neis decidi pri altigo de la salajro ĉe la firmo Hahn. Oni nun fiksis ĝeneralan altigon de la salajro je 9%. Ĉar la reprezentantoj de laboristoj ne povis interkonsenti kun la interligado de ambaŭ konfliktoj, ili forlasis la kunsidon, kaj la tarifkon-

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

trakto tamen estis validigita kaj la sindikatoj aranĝis balotadon, kiu rezultigis malakcepton de la tarifo kun 5920 kontraŭ 112 voĉoj.

Pro la daŭranta striko de la laboristaro ĉe la firmo Hahn la entreprenantoj nun decidis lokaŭton de la tuta laboristaro de tiu ĉi branĉo. En afiŝo ili publikigis la daŭron de tiu ĉi lokaŭto ĝis fino de la striko ĉe Hahn. La firmo nun serĉas strikrompantojn en la ĉiutagaj gazetoj per grandaj anoncoj, kiuj certigas bonan alveturon al la fabrikejo.

Dts. 264.

El Svedio¹)

Depost Oktobra monato pasintjare la svedaj labordonantoj ĉiel estis ege atakemaj kontraŭ la laboristoj. Plurfoje la lokaŭtfrapilegon ili furioze svingis minacante. La laboristaj organizaĵoj tamen ĝis la 16. marto ĉi jare sukcesis deturni la frapon.

Pretekstante ĉesigi kelkajn malgrandajn strikojn la labordonantoj en la mezo de februaro minacis elĵeti el fabrikejoj kaj uzinoj per lokaŭto 130 000 laboristojn romponte validajn kun la laboristoj laborkontraktojn.

El okazigitaj intertraktoj nenio rezultis. Tiam la registaro (socialdemokrata) starigis komisiitaron por intertrakti en la konflikto, sed nenio helpis, la batalemo kaj impertinenteco de la kapitalistoj venkis, kaj la 16. marto estis lokaŭtataj 132 000 laboristoj.

Etas la plej grandampleksa lokaŭto, kiu iam okazis en Svedio. La ĉefaj profesioj, kiujn ĝi koncernas, estas jenaj: ferindustrio 40 000, teksindustrio 28 000, lignoseg-industrio 24 000, paper- kaj papermaterialindustrio 22 000 laboristoj ktp.

La senhontecon de la labordonantoj ja tio montras, ke la delegitoj de la laboristoj dum la traktado lasis tre signifajn cedojn, sed per tio ili eĉ ne estis sukcesintaj deteni la kapitalistojn de atako.

Neniu nun scias, kiel finiĝos tiu ĉi konflikto. Povus esti, ke la sveda laboristaro estos devigata fari ĝeneralstrikon. Estus la ĝusta respondo al tiaj fiagoj de kapitalistoj. La plej radikalaj el la laboristoj kaj laboristaj gazetoj propagandas por ĝi, sed la centra gvidantaro en la laborista landorganizacio ne emas al tio.

Jam antaŭe troviĝis en la lando ĉirkaŭ 40 000 senlaboruloj, kiuj ne povis trovi laboron, kaj nun la labordonantoj pensas uzi la malbonan situacion kontraŭ la laboristoj por malaltigi la salajrojn kaj, se eble, detrui laboristajn organizaĵojn. Kompare kun la altaj vivkostoj, la laboristaj salajroj jam estas nesufiĉaj, kaj nun oni volas ankoraŭ malplibonigi la staton.

Krom tio oni organizas strikrompantajn bandojn kontraŭ la laboristoj. Ŝajnas, ke ekblovas al grandaj bataloj sur la ekonomia kampo. Nur estonto montros, ĉu la laboristaj organizaĵoj povos sukcese rebati la nun tiel senhontajn atakojn de supersatigitaj kapitalistoj.

Karl Johansson (994)

  1. Tiu ĉi artikolo estas verkita 22. 3. Dume la lokaŭto finiĝis. Red.

Grava eksigo de l’segfabrikejaj lab-istoj en Transilvanio (Rumanio)

En la valo de rivero Maroŝ la segfabrikistoj la 6. marto eksigis el la fabrikejo 5000 lab-istojn, ĉar ili ne akceptis la 10-horan labortagon kaj 35%-n malplialtigon de l’ salajro. — La antaŭaj okazintaĵoj estas jenaj:

La segfabrikejaj lab-istoj jam kvin jarojn havas kolektiv-kontrakton kun segfabrikistoj — labordonantoj. Kvankam ĉi-kontrakto multflanke malfavoris lab-istojn, tamen estis «certigata»(?) la minimala salajro — kaj okaze de plikariĝo de vivnecesaĵoj — proporcia plialtiĝo de l’ salajroj. —

Por informi la tutmondan lab-istaron pri la ĉiutaga subniveliĝo de ĉi-lab-istoj sufiĉas citi fakton konvinkan, t. e. dum la prezo de l’ panfaruno plialtiĝis je 175%, la salajro plialtiĝis nur je 5 (kvin) %.

La 13. dec. 1924 la fabrikistoj maldungis 1200 lab-istojn. Ilia motivo estis: ekonomia krizo! Ĉio-ĉi estis farita nur por prepari la vojon por iliaj aĉaj planoj. — Ili pensis ke pro la ĉiutage pligraviĝanta senlaboreco kaj pro tio, ke ili helpe de l’aŭtoritato, ĝendarmoj elloĝejigis la maldungitajn lab-istojn, ke la lab-istoj senkondiĉe akceptos iliajn postulojn. Kaj la 28. jan. 1925 la fabrikistoj sciigis la fakorganizaĵon, ke anstataŭ la 1. marto 1925 malvalidiĝonta kolektiv-kontrakto ili postulas, ke lab-istoj akceptu jenan kontrakton:

  1. Labori 10 horojn potage, aŭ 35% malplialtiĝo de l’ salajro. —
  2. Ĉi-kontrakto malvalidiĝos la 31. dec. 1925 kaj ĝis tiam, la salajroj konstatotaj ne plialtiĝos. —
  3. La salajroj de lab-istoj en Toplica, Galocás, Kelemenpatak estu malplialtigataj pohore je 25 banoj.¹)
  4. La entreprenistoj ne plu provizos la lab-istojn per nutraĵoj. —

La rumana registaro la 13. junio 1921 subskribis la laborkonvencion, kiu «certigas»(?) al lab-istoj la 8 horan labortagon. Sed por ĉi-entreprenistoj aĉaj, por la «Sankta Profito» ne estas devigaj la leĝoj, tiuj leĝoj, kiujn eĉ mem la subskribinto — Rumanio — konsideras neplenumindaj. —

La 23. febr. 1925, komenciĝis la traktadoj, kiuj daŭris 10 tagojn. — La rezulto estis antaŭvidebla. — La lab-istoj ne akceptis, ĉar se ili estus akceptintaj la 1-an punkton, tiuokaze la tutlanda laboristmovado estus mortanta. —

La entreprenistoj vidinte, ke la laboristaro ne volas kliniĝi, la 6. marto 1925 matene eksigis el la fabrikejo 5000 lab-istojn.

Tamen la nombro de l’pere eksigitoj estas multe pli granda. Ĉar se ne laboras ĉi 5000, alia 10 000 ne havas lignaĵojn ekspedendajn, ne faligas arbojn, ĉar ne estas por kiuj, la ŝuisto ne havas laboron, ĉar oni ne povas pagi, la etkomercisto ne havas aĉetantojn ktp., ktp. . .

  1. 1 lei = 100 bani (1 Us. dol = 200 lei).

La rumanan lab-istaron atingis ĉi-atako tiutempe, kiam furiozas la plej ega reakcio, blanka teroro, kiam Laboristaj Hejmoj estas sigelitaj, aliaj konfiskitaj por «Siguranta»-oj, kiam la plej eminentaj gvidantoj de l’unueca lab-istaro estas enkarcerigitaj, sed tamen, la tutlanda lab-istaro streĉas siajn fortetojn restintajn, ĉar ni scias, se ni malvenkus en ĉi-batalo, tio signifus la morton de l’ Rumania lab. movado!

SAT-ano 1762.

Striko de junuloj en Francio

Post 9 tagoj da batalo en ĉiuj grandaj urboj el Francio, la striko de l’ junaj oficistoj de l’ PTT finiĝis kun kvazaŭ plena sukceso. La registaro konsentis preskaŭ tutajn iliajn postulojn kiuj estis: «plialtiĝo de ilia mizera salajro».

Jen la rezultato akirita: ĝis 14 jaroj oni pagas nun 250 frankojn anstataŭ 125 fr.; de 14 ĝis 16 jaroj, 370 fr. anstataŭ 250 fr.; de 16 ĝis 18 jaroj 435 anstataŭ 300 fr., kaj 500 fr. por ĉiuj kiuj estas pli ol 18 jaraj.

Ni povas konstati kun plezuro ke tiu striko estas unu el la plej bonaj nunaj movadoj por la pliboniĝo de l’ laborkondiĉoj. Estas por ni bona ekzemplo rimarki en tiu striko kiom da batalemo, da obstineco, la junaj «boulistes»¹) alportis en sia movado en kiu regis plena unueco de la komenco ĝis la fino.

Dum unu semajno, de la 5. marto ĝis la 14., multaj mitingoj okazis kun fajra entuziasmo kiu pruvis al ni la intencon de niaj junaj strikistoj iri ĝis la venko. Estas energia leciono kiun la junaj poŝtistoj donis al siaj pli maljunaj kamaradoj. Tio estas bona premiso por la estontaj bataloj, kaj ilia agado estas imitinda kaj meditinda.

TRA LA KLASBATALO

En Riga okazas intertraktoj inter reprezentantoj de la armeaj ĉefstaboj de Latvio, Estonio kaj Polio. Duonoficiale partoprenas la armeestroj de Finnlando kaj Rumanio. Laŭ Moskvaj ĵurnaloj la celo estas ellaboro de komuna agplano okaze de milita konflikto kun Sovet-Unio.

Ĵus antaŭ la interŝanĝo de rusaj-polaj politikaj kaptitoj ĉe rus-pola limo pola soldato mortpafis du komunistajn oficirojn kiuj estis irontaj liberecen. Tiu ago estas la frukto de senmezura naciista agitado en Polio.

La balotrezulto en la unua balot-iro por elekto de germana regnoprezidanto donis jenajn nombrojn: Ricevis: Braun (soc. dem.) 7836 miloj, Held (bavara) 999, Hellpach (demokr.) 1582, Jarres (nacia) 10787, Ludendorff 284, Marx (katol) 3988, Thälmann (kom.) 1885.

Tankŝipo Saturn dum riparaj laboroj en Hamburga haveno eksplodis. Mortis dekunu personoj.

En karbmino Robeaux en Lotaringio pereis en minkatastrofo pli ol 50 minlaboristoj.

Reprezentantoj de la rusaj profunuiĝoj (RSI) ekveturis Londonon por interkonsiliĝi pri unuigo de la internacia sindikata movado. Gvidanto de tiu delegacio estas k-do Tomski.

  1. Nomo de la[?] junaj depeŝportistoj en Francio.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

La kresko de laborista movado en Japanio

1. La strika ondo en 1924

La pasinta jaro 1924 montriĝis en Japanio riĉa je eksterordinara akriĝo de rilatoj inter la laboro kaj la kapitalo. Profunda mastruma depresio pezanta super la lando jam de 1920 j. kaj pliakriĝinta sub influo de l’ tertremo en 1924 elvokas provojn de l’ entreprenistoj transmeti helpe de malpliigo de l’ salajro la pezon de l’ krizo sur la laboristaron. La laboristaro de Japanio rezistas al ĉi provoj kaj la strikoj unu post la aliu eksplodas en ĉiuj industricentroj. Laŭ la nombro de strikoj kaj de partoprenantaj ilin laboristoj la jaro 1924 multe superis la antaŭajn jarojn, eĉ la rekordan ĝis nun jaron 1919. Kompare kun 1919, 1922 kaj 1923 la nombro de strikoj kaj de strikantoj estis en la pasinta jaro:

1919 1922 1923 1924¹)
nombro de strikoj 497 250 263 689
nombro de strikant. 63137 41503 35127 78444

Do, la nombro de strikoj eĉ nur dum 10 monatoj de l’ pasinta jaro estis multe pli granda ol dum tutaj 1922 kaj 1923 kune prenitaj.

La ĉefaj kaŭzoj de l’ strika movado estas la konfliktoj je batalo, ĉu por la pliigo de salajro, ĉu kontraŭ ĝia malpliigo.

Laŭ la daŭro de konfliktoj la unuan lokon okupas la striko en la elektra kompanio «Nippon», kiu daŭris de 31. julio ĝis 22. sept. 1924; t. e. 53 tagojn. Ĉi striko finiĝis per plena venko de laboristoj.

La venko de l’ laboristoj de l’ kompanio «Nippon» forte impresinta la tutan landon estas ŝuldata unuflanke al la solidareco de strikantoj (900 homoj agis kiel unu homo kun plena subteno de oficistoj) kaj aliflanke al eksterordinara subteno de la parto de laboristoj de aliuj elektraj entreprenoj. Kiam la kompanio «Nippon» provis transdoni siajn mendojn al aliuj parencaj entreprenoj, la laboristoj de ĉi-lastaj rifuzis plenumi ĉi mendojn.

El la konfliktoj finiĝintaj per malvenko de laboristoj estas menciinda la striko de tramvojlaboristoj kaj oficistoj en Osaka. La okazinta en novembro konferenco de l’ delegitoj de komitatoj de l’ tramvojlaboristoj kaj oficistoj de urboj Osaka, Tokio, Kobe, Nagoja kaj Kioto estis rezoluciinta la fondon de tutjapana federajo de tramvojlaboristoj kaj oficistoj.

II. La movado ĉe la laboristinoj

La movado ĉe la japanaj laboristinoj estas ankoraŭ tre malforta. Ĝis antaŭnelonga tempo la plimulto de virinoj laboris en la fabrikoj kaj uzinoj nur provizore ĝis edziniĝo kaj tial la profesia movado disvolviĝis inter ili sufiĉe malforte. Tamen de l’ imperialisma milito t. e. de l’ jaro 1914 la stato komencis ŝanĝiĝi. Kun plilarĝiĝo kaj plifortiĝo de l’ industrio la laboristinoj transformiĝas iom post iom en konstantan klason de proletinoj, dependantaj en sia lukto por la ekzisto de siaj fabrikoj, uzinoj ktp. Rezulte, dum la lasta tempo la profesia movado inter la laborulinoj komencas pli kaj pli fortiĝi. En la nuna momento la tuta nombro de organizitaj proletinoj estas ĉirkaŭ 7500 t. e. ne pli ol 1% de ĉiuj japanaj laboristinoj.

La plej granda sindikato de laboristino estas «Sejva-kaj» nombranta 3800 aninojn. Ĝi estas unuiĝo sendependa. La ceteraj unuiĝoj de laboristinoj prezentas filiojn de ĝeneralaj laboristaj unuiĝoj. La plej grandan nombron el ili havas la Japana federajo de l’ laboro, nome 2000.

La Japana federajo de l’ laboro havis en 1919—1920 1500 aninojn kaj decidis organizi specialan sekcion por la virinoj kaj eldoni specialan organon por la laborulinoj. Tamen ĉi plano pro diversaj kaŭzoj estas prokrastata kaj dume definitive ne estas solvita. Ĝi estos denove pritraktata en la konferenco de l’ federajo.

Tamen la ligo de Japana federajo de l’ laboro de la regiono Kanto (la filio de l’ japana federajo en la orienta Japanio) organizis virinan sekcion kaj en ĉiu numero de ĝia oficiala organo «Laboro» al ĉi sekcio estas dediĉata speciala paĝo.

Elrusigis A. Levandovski.

¹) 10 monatoj.

Ĉu la finlernintoj de viaj kursoj jam konas «Sennaciulo»n?

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Pri la Va kongreso

Por eviti vanajn diskutojn ĉe la kongresejo, pri la debatendeco de la proponoj, ŝajnas utila represi ĉi-sube la artikolon 29 de la statuto (jarlibro 1924, paĝo 21): «Ĉiu ano aktiva de SAT rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al Komitato, kiu, post ekzameno, ilin publikigos en la oficiala gazeto, tiom kiom la spaco permesos. Principaj proponoj estos publikigataj almenaŭ en la antaŭlasta n-o de la gazeto aperanta antaŭ la kongreso.»

Ĉiu SAT-ano, ĉiu SAT-rondo kiu volas prezenti proponon ĉe la V-a, devas do senprokraste sendi ties tekston al Ekzekutiva Komisiono (Paris – XX, 23 rue Boyer), kiu zorgos pri ties publikigo en Sennaciulo.

* * *

Ankaŭ ni atentigas pri la graveco de la artikoloj 25, 26, 27, 28. Necesas ĝuste kompreni la rolon de nia kongreso: ĝi celas, 1) ebligi larĝan, abundan debaton pri ĉiu debato (kio ja estas nepraktikebla per la gazeto), 2) kribri el ĉiuj proponoj tiujn, kiuj estas prezentotaj al ĝenerala voĉdono.

La E. K. de SAT.

Letero el Litovio

Ĉiu scias, ke klerikalismo estas afero de mezepoko, tamen en nia «kara» patrio ĝi ankoraŭ plene regas. Profesoro J. A. Herbaĉaŭskas, kiu estis por unu monato ekzilita el ĉefurbo Kaunas pro siaj liberpensaj paroladoj, estas vere dirinta: «Ĉe ni nur la necesejoj restis nekatolikigitaj».

Ĉiuj lernejoj sentas ungegojn de kristana demokrata politiko kaj diktatoreco. Socialistaj organizajoj en ĉiuj lernejoj estas plej severe ĝenataj kaj ie eĉ malpermesataj. La administrantoj timas precipe komunistan influon. Pro tio oni ĉesigis, laŭ ordono de ministerio por klerigo, la instruadon de rusa lingvo, por ke lernantoj ne povu legi ruslingvajn librojn. El lernejbibliotekoj oni forjetas librojn, koncernantajn sociordon, moralon, religion ktp., ekzemple en Ŝiaŭliai. Verŝajne oni deziras eduki lernantojn en azena mondkoncepto.

Cenzuro furiozas. Eĉ pacifistajn, novkristanajn gazetojn (ekz. «Atgimimas» — Renaskiĝo) oni konfiskadas post presado. Redaktoroj ofte estas administracie punataj pro presigo de diversaj artikoloj, anstataŭ direktiĝi al juĝejo aŭ postuli la revokon per gazetoj de koncernaj faktoj.

En politikaj aferoj regas blanka teroro. Laboristaj organizajoj kaj asocioj estas disigataj, arestoj estas nia ĉiutaga pano. Eĉ 15 jarajn gimnazianojn oni arestas kaj diversmaniere turmentas, kvankam la leĝoj malpermesas turmentadojn. Ankaŭ infanojn oni opinias danĝeraj por la sendependeco. En ĉi-printempo okazos la proceso de 300 kulpigataj pro komunismo. Parto da ili estis kandidatoj al parlamento. Ankoraŭ multaj aliaj atendas en malliberejoj siajn verdiktojn. Malliberuloj ĉirkaŭ jaro kaj pli longe atendas siajn procesojn. Vivkondiĉoj de malliberuloj estas netolereblaj. Per malsatstrikoj ili estas devigataj postuli plibonigojn.

Parlamento antaŭ kelkaj jaroj decidis dispartigi la pli grandajn bienojn kaj disdoni la terpecojn al malriĉuloj. Sed ĉi-decido (terreformo) estas tre malvigle kaj maldece plenumata.

Ĉie aŭdiĝas voĉo de malkontento. La vilaĝanoj diras, ke sub cara regado estis pli bona vivo. Cetere, la regadesenco ne multe ŝanĝiĝis. En juĝejaferoj funkcias malnovaj caraj leĝoj. La plimulto ne kredas longdaŭran sendependecon de Litovio. Tamen klaskonsciiĝo progresas kaj socialisma movado ekvigliĝas. Bedaŭrinde, inter laboristoj mankas unueco kaj interkonsento. Sed ni esperas pli bonan estonton, kiun ni certe atingos per akra, streĉita batalo.

Kuraĝe, laboristoj!

Du estontaj SAT-anoj.

Se vi volas racie labori por via gazeto: Varbu novajn abonantojn! Varbu por la reklama parto! Liveru konigindan materialon!

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

DISKUTEJO

Eklezio, kristanaro kaj socialismo

La kristanaro, kiel ni kun ĝi konatiĝis, estas kapitalista ŝtat-kristanaro. Ĉie, kien enpenetras la ŝtato kaj kun ĝi la kapitalismo, ĝi alportas pastraĉojn, militarismon kaj alkoholon. Tiu ĉi trifolio — nigrovestitaj transmondkonsilantoj, hommurdanta subpremaparato kaj epidemio de alkoholo — estas la moderna signo de ĉiu civilizo. Oni tiel civilizas la popolgentojn negrajn. La tuta socio kapitalista estas trapenetrita de kristanaj ideoj. Oni inspiras en lernejo, preĝejo kaj domo al infanoj kaj plenkreskintoj la ŝtatkristanecon. Ja, eĉ ekzistas kristanaj sindikatoj kaj partioj. Kaj la sindikatoj kaj partioj socialistaj deklaras la eklezian kredon kiel privatobjekton. Ĝis kiam la granda plimulto de l’ masoj ne sin liberigos de kristaneco, tiel longe la kapitalismo kaj ŝtato bazas sur firmaj piedoj. Sen anima renovigo ne ekzistas nova socio (kaj sen ekonomia renovigo ne povas esti anima renovigo. — Red.).

Se ni anti-kristanoj volas konsideri la preĝkredon de la homoj, tiam ni rajtas insulti kaj primoki iliajn opiniojn kaj sentojn. Nur sistema kleriglaboro povas esti fruktedona. Volante krei socialan kulturon, ni devas likvidi la kristanecon. Tio memorigas al ni, ke ĝuste en nia periodo de ekonomia ĥaoso kaj granda mizero ĉe laboristaro, en ĉiuj eĉ plej ekstremaj anguloj aperas pseŭdokristoj kaj sanktuloj kun longaj haroj kaj plenbarboj, kun pli aŭ malpli lerta metodo drameca predikadas al masoj rezignon kaj asketismon. Kaj tiuj ĉi «sanktuloj» ĉie trovas emajn aŭskultantojn. Tra la masoj iras plej senkonscia, forta sopirado je savo el sub la mizeroj de l’ vivo, sento por libero. Ili serĉas propran vivon kaj ne trovas la realan formon. Ili volonte deziras agadi kreante. Sed tia ligiteco en belo estas ebla nur en komunecoj, kiuj estas kuntenitaj de vere religiaj sentoj. Mem multaj ekonomiaj postuloj de l’ laborist-organizoj do servas laste nur por krei la eblon je spirita okupiĝo de l’ masoj, por povi esti kulture kreantaj. La lukto de l’ laboristoj pro eble plej mallonga labortempo nur tiam havas sencon, kiam ĝi celas peri al la laboristoj pli altajn spiritajn bezonajojn. Vera religio montriĝas en la kreiva agado de l’ masoj, en tio ke ili kulture okupiĝas.

Domaĝe devas esti konstatite, ke niaj tagoj estas plenigitaj de objektoj, kiuj absolute nenion havas komunan kun kulturo. La kapitalistoj kaj ŝtatestroj elpensis tutan reton da tiel nomataj popolgajigajoj, por teni la masojn en malklereco, por konservi la fiinstinkton kaj ĉiam denove ekveki. Boksbataloj, kino-, sport- kaj vetmanioj en ĉiuj grandaj kaj malgrandaj lokoj estas subtenataj de l’ ŝtato. La milito spirite ruinigis la homojn kaj ilin enigis en la abismon de ĉiuj malvirtoj. Kaj la pastraĉoj, la reprezentantoj de dio sur la tero? Ili festis la venkojn de l’ armeoj en ĉiuj landoj kiel ion de dio volitan. Ĉi-samaj pastraĉoj hipokrite babilas: Vi ne mortigu! La unuopa murdo ĉe ili estas mortpeko, sed la masmurdado, verko, kiu plaĉas al dio. La eklezio predikas al la masoj rezignon sur tero kaj promesas al ili ĉiel-ĝojojn post la morto. Kaj milionoj kredas ĉi tiujn ekleziajn mensogojn aŭ restas almenaŭ membroj de tiu sklavorganizajo, malgraŭ ke la pordoj de l’ ŝtata eklezio estas malfermitaj por eksiĝo.

La naturscienco faris en lastaj jarcentoj tre grandajn progresojn; refutis la instruojn de l’ biblia krehistorio jam de longe. Jam antaŭe la eklezia mondkoncepto estis la ligilo de l’ homoj, ĉar la natursciencoj ankoraŭ estis en embria stato. En tiu periodo la preĝinstruo ankoraŭ povis ege influi anime la masojn. La arto de l’ estinteco montras en la pentrarto, muziko kaj konstruarto de tiu periodo la homan kulturfloradon. La alteco de kulturperiodo montriĝas ĉiam en la alteco de arto. Nuntempe la laboristmasoj staras plej ofte sen kompreno kontraŭ la artverkoj. Al milionoj da laboristoj mankas la ebleco mediteme aŭskulti la muzikverkojn de Bach, Beethoven, Wagner, Verdi, Ĉajkovski, Chopin ktp., dum ili ĝoje akceptas ĉiun stratkantaĉon. La kristana eklezio estis la anima ligilo de pasinta tempo. La socialismo devas celadi, la masojn nun anime detruitajn denove emancipi. Ni homoj estas parto de l’ naturo. Kiam ni estas ne kontentaj pri la cirkonstancoj, tiam valoras ekkoni, ke la cirkonstancoj de homoj estas farataj. La homoj povas aliigi la cirkonstancojn, kiam ili estas homoj interne harmoniaj. Tiu-ĉi harmonio estas kreenda. Korpo kaj spirito same proporcie devas esti flegataj, nur tiele la homo sin povas formi harmonie. Nune ni vidas malĝentil-materialan trajton ĉe la masoj.

Socialistoj do devas formi nove la vivon, plenigi ĝin per nova esenco. Ne mirinde, ke nun la infanoj multoble rifuzas obeon al la gepatroj. Tio estas bona kiam okaze, la gepatroj la infanojn influas en laŭeklezia, virmalama, grumbla sencoj. La gejunularo sin libere dissolvu. Sed ĝi ne devas ŝanĝi liberecon je impertinenteco. Ne sengvideco kondukas al libereco. La libereco estas bono karega, kiu malfacile estas venkonta. Nur tiu estas vere libera, kiu ne volas devigi aliajn sub sian ordonon. Sed kiu enpenetras en komunecojn, por efiki detrue, tiu neniom havas en si da liberemo, tiu efikas ruiniga al libero, tiu estas malutilulo, kaj li ne devas plendi pri sentoleremo, kiam li estos eksigita.

La kristanaro kreis la servutulon. La socialismo devas formi la libere kaj ĝoje kreantajn homojn. Ne disciplino, ordenoj, kaj frazoj devas esti la signoj de socialistaj komunecoj, sed agoj libervolaj, kiuj naskiĝas el sama karaktero post okazinta diskuto kaj sinkompreno reciproka. Ne multa babilado kaj ne la rezolucioj distingas la socialiston, sed lia kreemo por la komuneco.

Tiuj ĉi novaj komunecanoj devas akcepti la nunajn emojn al agado plej bone jam en la lernejo. Krei lernejojn, kiuj rifuzis la ŝtatkristanecon, estas grava tasko de socialistaj gepatroj. Tiaj lernejoj tute ne lasos ekĝermi ĉe la infano la eklezi- kaj aŭtoritat-kredon blindan. Tiaj lernejoj efikos, ke eĉ la plej maljuna kaj plej saĝa homo konfesos, kiom tre malmulte li scias, eĉ kiam li ankaŭ povas paroladi pri multaj objektoj. Tiaj lernejoj (en senco de nia martiro Francisco Ferrer) kreos la vere liberecan, vivjesantan spiriton, kiu povas alporti novan floradtempon de homa kulturo en la muziko, pentrarto, poem- kaj konstruartoj, estos atesto de nova komuneca koncepto, kiu nenion havas komunan kun la kristaneco kaj eklezio, laŭ la mondkoncepto de l’ libereca socialismo.

Walter Preis, Breslau.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn el S.: Berg. Arbeiterstimme, Solingen, 26. 2., let. el Rumanio (S. 19), A Világ, Targu Mureŝ, 18. 3., Senlaboreco en Aŭstrio (S. 15), Hildesheimer Allg. Zeitung, Hildesheim, 12. 3. kaj 18. 3., Notinda koincido, (S. 23) (fragmente), Voĉo el Polio, (S. 24).

Represo el SR.: Solidaridad, Buenos Aires, febr., Se mi estus patrino (aŭg./sept.).

Informilo de I. T. F., marto, enhavas la konatan esp. kolonon, en kiu ni i. a. legas denove insistan rekomendon al la k-doj, eklerni esp-on.

Esp. kurson komencis enpresi копейка, Ĥarkov (8. marto).

DIVERSAĴOJ

Tekniko kaj kapitalismo

Pri aŭtomata kuplajo de vagonoj.

En la januara numero de «S. R.» k-do G. Pietsch raportis pri fervojteknika ekspozicio en Berlin, kaj tiuokaze li iom traktis la temon pri aŭtomata kuplajo. Li bone montris, kiel grava estas tiu afero por fervojaj laboristoj kaj li konkludis dirante: «Ĉi tiu postulo povos esti realigota sole je internacia bazo kaj interkonsento.»

Hodiaŭ mi deziras sciigi, kiel en Francio la registaro intencas solvi tiun gravan problemon, unuflanke kaj sen okupiĝi pri la aliaj nacioj. Propono estis farita al franca deputitaro por devigi la fervojajn societojn provizi ĉiujn vagonojn per aŭtomata kuplajo (propono de 1. januaro 1925).

La raporto ne diras eĉ unu vorton pri necesa antaŭa internacia interkonsento. Ĝi nur celas akceptigi al la parlamento la «kuplajon Boirault», kies provoj estas de nelonge faritaj. Sed, aliflanke, alia firmo proponas alian kuplajon, t. e. «kuplajo Henricot». Kaj tute certe oni longe diskutos por elekti ĉu tiun ĉi, ĉu tiun aparaton.

Tiel la internacieco de la afero estas tute forgesita, ĝi fariĝas disputo inter Boirault kaj Henricot. Kiu sukcesos? La fervojaj laboristoj tute certe ne profitos la disputon.

En ĉiu lando oni agas same; kaj kiam estos realigata tiu tre dezirinda reformo, ni havos en ĉiu lando malsamajn kuplajojn. Tiu malsameco tre malhelpos la tutmondan negocon, kiel jam okazis pri la vagonaj haltigiloj.

Pri la reciproka valoro de la aparatoj ni ne diskutu tie ĉi, sed ankoraŭfoje ni atentigu ĉiujn pri la kaosa kaj maltaŭga kapitalista organizado, kiu ne scias aŭ ne volas racie prepari iun ajn gravan laboron.

C. Roux, 835.

Kiel la germana regnoparlamento la alkoholon kontraŭbatalas!

En la regnoparlamento estis farita flanke de la socialdemokratoj leĝpropono pri trinkejoj, kiu dum la traktado kaŭzis akran diskuton. La reprezentantoj de la dekstraj partioj kaj de la trinkejposedantoj atakis tre akre la leĝproponon; la mezaj partioj kaj la socialdemokratio estis por gravaj plibonigoj, tamen ne por la «sekigo de Germanio». La citita propono estis malaprobata 199 kontraŭ 165 voĉoj. 16 parlamentanoj detenis sin. Anstataŭ ĝi estis aprobata germannaciula propono, deziranta ŝirmon al la gejunuloj kaj malaprobanta la sekigon de Germanio.

Precizan konsideron meritas la voĉdono pri la unua propono, ĉar laŭ propono de soc-d. Sollmann laŭnome estis voĉdonata. La opinio de ĉiu opa p-ano pro tio nun estas konata.

Por la unua leĝpropono pri trinkejoj (socialdemokrata) voĉdonis:

El la germanpopoluloj . . . . . — „ „ germannaciuloj . . . . . — „ „ germ. popolpartianoj . . . . . 1 „ „ ekonomia unuiĝo . . . . . — „ „ bavaraj popolpartianoj . . . . . — „ „ centro (katolikoj) . . . . . 18 „ „ demokratoj . . . . . 13 „ „ socialdemokratoj . . . . . 112 „ „ komunistoj . . . . . 21

La komunistoj ne plennombre ĉeestis.

El 31 iliaj reprezentantoj 23 voĉdonis por kaj 1 (germannaciulino) kontraŭ. 7 detenis sin. Daab.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

Edukista Internacio

Enketoj

  1. Eldonaĵoj porinfanaj. Karaj gek-doj, ni petas, ke vi nin informu ĉu en via lando ekzistas revuoj, gazetoj eldonajoj destinataj al la infanoj de laboristaro. Konigu ilin al ni kaj diru kian kunlaboran helpon donas la avangardaj instruistoj al tia proletaria kulturo.

  2. Pri nuna pedagogio. Ni anticipe dankas al la kamaradoj-instruistoj, kiuj raportos al ni pri la laboroj de la modernaj plej famaj pedagogoj el sia lando (verkoj, praktikaj efektivigajoj, influo sur la publikan instruadon . .).

Tiuj raportoj enhavu objektivan prezenton de la ideoj, rekomenditaj metodoj kaj finiĝu per kritiko. Kelkaj bibliografiaj notoj estus ankaŭ tre utilaj. Ni deziras atente pristudi ĉiujn gravajn verkojn ekaperantajn, kaj ankaŭ sekvi la provojn kaj eksperimentojn, la novmetodojn efektivigatajn en publika aŭ privata instruado.

Ĉi sube estas listo de kelkaj konataj pedagogoj, sed ni ja tre plezure akceptos artikolojn pri aliaj de ni nekonataj pedagogoj (Precipe koncerne Rusion, dokumentoj mankas al ni).

Belgio: Decroly Hispanio: Ferrer Francio: A. Thierry, P. Robin, A. Binet, G. Lebon Holando: J. Ligthart Italio: Montessori, Salvoni, G. C. Ferrari Portugalio: Faria de Vasconcellos Sovet-Unio: Blondski, Krupskaja Ameriko: J. Dewey, A. Patri Anglio: A. S. Neill, E. S. O’Null Germanio: Gaudry, Kerschensteiner, Gansberg, G. Wyneken, P. Geheeb, B. Otto, P. Oestreich Aŭstrio: Schiller, Mann, Cizek Svisio: Claparède, Ferrière, R. Seidel, E. Oertli, H. Tobler Svedio: Abrahamson, Lonborg

Pedagogia sekretario de Eduk-Intern: M. Van de Moortel, Maison du Peuple rue Joseph Stevens, Bruxelles (Belgio).

Alvoko

komunikita al ni de Tvera Virinfako, kiu praktike uzas esperanton por siaj internaciaj rilatoj.

Karaj kamaradinoj!

En la Internacia tago de laboristino, la tago de 8. marto 1925 j., ni, delegitinoj de la urbo Tverj, sendas nian varmegan fratinan saluton al vi laboristinoj de ĉiuj landoj, kaj ni sendas al vi sincere varmegan bondeziron atingi baldaŭan liberiĝon de la kapitalpremegado, de la burĝaro kaj de la inferaj malliberejturmentoj en viaj landoj.

Kredu, karaj kamaradinoj, ke kune kun vi, ni en malproksima por vi urbo Tverj, en libera Rusio, travivas ĉiujn malfeliĉojn kaj turmentojn, kiujn sendis al vi via sorto. Ni deziras, ke vi simile al ni, en la Internacia tago de laboristino pli intime kuniĝu kun komunista partio, ke vi aniĝu ĝiajn vicojn kaj ekkonsciu ties signifon, ĉar ekster partio ne ekzistas ebleco liberiĝi de tiuj teruroj, kiujn vi travivas.

Vivu la Rusia Komunista Partio, vivu Kominterno kaj laboristinoj, frantaj sub la standardo de Kominterno al hela estonteco, al plena tutmonda liberiĝo de virinoj.

La urba virinfako de Tverj tre dezirus ricevi sciigojn pri la vivo de laboristinoj en aliaj landoj.

Tvera virinfako de laboristinoj. Берно[?]: заб.[?] тенотуеиещ[?] горрадкоща[?] дкт.[?] Tverj (Sovet-Unio)

Sveda Esperantokongreso

La 11. kaj 12. julio Sveda Laborista Esperanto Asocio aranĝos sian duan kongreson en la urbo Uddevalla, Sudsvedio, apud Göteborg. Dum la kongreso okazos esperanto-ekspozicio kaj ekskursoj ktp.

Ni invitas kamaradojn kaj gesamideanojn de diversaj landoj partopreni. Se vi estas en Svedio je tiu tempo aŭ vi povas havi libertempon dum tiu tempo kaj volas pasigi kelkajn tagojn kune kun svedaj kamaradoj, bonvolu noti vin por partopreno. Ni salutas vin bonvenonte al Svedio. Skribu se vi venos, al Sveda Laborista Esperanto Asocio, Göteborg 1.

Kun kamarada saluto!

Einar Adamson prezidanto. Wilheim Johansson sekretario. K. G. Karlsson kasisto.

Neŭtrala movado

Naciaj esp.-kongresoj okazos: 3. Kongreso de Iberaj Esperantistoj 10.—12. majo en Cordoba. 16. kongreso de britaj esp-istoj 31. majo en Leamington Spa. 10. kongreso de katolikaj esp-istoj 13.—16. aŭg. en Paris.

GEKAMARADOJ interkorespondantaj kun k-doj en Rusio el Hungario, Rumanio kaj Bulgario neniukaze faru senpere vian korespondadon al aŭ de Rusio, ĉar la blankaj fi-policoj kontrolaĉas, kaj ni facile povas esti punataj.

Oni nepre korespondu kun Rusio pere de iu k-do estanta en iu alia lando. SPERTULO.

Aĉetu akciojn de la Eldona Kooperativo!

Kropotkin pri rusa revolucio

(Daŭrigo)

Imperia Rusio mortis kaj ne plu reviviĝos. La futuro de diversaj provincoj, el kiuj la imperio estis kunmetita, kuŝas en la direkto de granda Federacio. La naturaj teritorioj de la diversaj partoj de tiu federacio estas tute distingaj por tiuj el ni, kiuj konatiĝis kun la historio de Rusio, ĝia etnografio kaj ĝia ekonomia vivo; kaj ĉiuj atencoj meti la konsistajn partojn de la Rusa imperio — Finlandon, Baltajn provincojn, Litovion, Ukrainon, Georgion, Armenion, Siberion ktp. sub unu centra regado estas certe kondamnitaj al fiasko. La futuro de ti-kio prezentis el si la Rusan imperion, estas nur en la direkto de federacio de sendependaj unuajoj. Tial estus en la intereso de ĉiuj, ke la okcidentaj popoloj deklaru anticipe, ke ili rekonas la rajton de memrego por ĉiu parto de ti-kio iam estis la Rusa imperio.

* * *

Kio koncernas miajn proprajn opiniojn pri la afero, ili iras ankoraŭ pluen. Mi antaŭvidas la alvenon, en proksima futuro, de la tempo, kiam ĉiu parto de tiu federacio prezentos mem federacion de liberaj kamparaj komunumoj kaj liberaj urboj; kaj mi ankoraŭ kredas, ke partoj de okcidenta Eŭropo baldaŭ sekvos tiun vojon.

Nun, kio rilatas nian ĉi-tempan ekonomian kaj politikan situon, — dum la Rusa Revolucio estas kontinuo de la du grandaj revolucioj en Anglio kaj en Francio, — Rusio provas nun fari paŝon antaŭen de tiu loko, kie Francio haltis, kiam ĝi sin ekvidis antaŭ realigo en vivo de ti-kio estis priskribata tiam, kiel reala egalo (egalité de fait), t. e. ekonomia egalo.

Bedaŭrinde, la provo fari tiun paŝon estis entreprenita en Rusio sub la forte-centralizita diktatoreco de unu partio — de la social-demokratoj-maksimalistoj; kaj tiu provo estis farita sur la principoj, pruntitaj el la ekstreme centralisma kaj jakobena konspiro de Babeuf. Pri tiu provo mi devas malkaŝe diri al vi, ke, laŭ mia opinio, la provo konstrui komunistan respublikon sur la bazo de forte centralizita ŝtata komunismo, sub la fera regado de la partia diktatoreco, estas finiĝanta kun fiasko. Ni lernas en Rusio — kiel komunismo ne povas esti enkondukata, eĉ se la loĝantaro, superlacigita de la malnova reĝimo, prezentis nenian aktivan reziston al la eksperimento, farita de la novaj regantoj.

La ideo de sovetoj, t. e. de laboristaj kaj kamparanaj konsiloj, unuafoje proponita dum la revolucia provo en 1905 kaj senprokraste realigita de la februara revolucio 1917, tuj kiam la cara reĝimo falis, — la ideo de tiaj konsiloj, kontrolantaj politikan kaj ekonomian vivon de la lando — estas granda ideo. Des pli, ke ĝi nepre kondukas al la ideoj de tiaj konsiloj, formataj el ĉiuj, kiuj efektive partoprenas en la produktado de naciaj riĉajoj per siaj propraj, personaj fortoj.

Sed ĝis kiam la lando estas regata de la partia diktatoreco — la laboristaj kaj kamparanaj konsiloj evidente perdas tutan sian signifon. Ili estas reduktataj al la pasiva rolo, ludita siatempe de «Ĝeneralaj Ŝtatoj» kaj Parlamentoj, kiam ili estis kunvokataj de la Reĝo kaj estis opozontaj al ĉiopova Reĝa Konsilo.

Laborista Konsilo ĉesas esti libera kaj valora konsilanto, kiam ne ekzistas libera gazetaro en la lando, — kaj ni estas en tia stato preskaŭ du jarojn, la ekskuzo por tiuj kondiĉoj estante la stato de milito. Pli ol tio, la kamparanaj kaj laboristaj konsiloj perdas tutan sian signifon, kiam neniu libera elekta agitado antaŭiras la elektojn, kaj la elektoj estas farataj sub la premo de partia diktatoreco. Certe, la kutima ekskuzo estas, ke diktatora regado estis neevitebla, kiel rimedo por kontraŭbatali la malnovan reĝimon. Sed simila regado evidente fariĝas terura retroiro tuj kiam la Revolucio transiras al la konstruado de nova Socio, sur nova ekonomia bazo: ĝi fariĝas la morta verdikto por nova konstruajo.

La sekvendaj vojoj por faligi la jam malfortiĝintan registaron kaj okupi ĝian lokon estas bone konataj en historio — antikva kaj moderna. Sed kiam venas momento por konstrui tute novajn formojn de vivo — speciale novajn formojn de produktado kaj distribuo — sen havi iun ajn ekzemplon por imiti; kiam ĉio devas esti ellaborata de la homoj sur la loko, — tiam ĉio-pova centralizita registaro, kiu entreprenas provizi ĉiun loĝanton je ĉiu lampoglaso kaj je ĉiu alumeto por lumigi la lampon, — manifestas sian absolutan nekapablon fari tion per sia aparato, — tute egale kiom sennombra ĝi estu, — ĝi fariĝas malutilo. Ĝi disvolvas tian teruran burokratecon, ke la franca burokrata sistemo, kiu postulas la intervenon de kvardek oficistoj por vendi arbon, faligitan de ventego sur publika vojo, — fariĝas kompare bagatelo. Tion ni nun lernas en Rusio. Kaj ĝi estas tio, kion vi, la laboristaro de okcidento, povas kaj devas eviti per ĉiuj rimedoj, ĉar vi zorgas pri la sukcesoj de socia rekonstruo kaj sendis tien-ĉi viajn delegitojn por vidi, kiel socia revolucio laboras en reala vivo.

(Finota)

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

KRONIKO

Francio.

Lyon. Dimanĉon 22. marto, okazis propaganda festo organizita de la Lab. Esp-ista Grupo. Ne estis eldonitaj afiŝoj, nur aperis komunikajoj en la gazetaro anoncantaj la feston, tamen ĉeestis pli ol 200 gelaboristoj kiuj tre interesiĝis pri nia afero. Ekspozicio de gazetoj, revuoj, dokumentoj pruvis ke helplingvo esperanto ne estas frenezajo, vanajo sed tre grava kaj ja utiligata lingvo en ĉiuj medioj.

En la koncerto estis esperantlingva parto tre aplaŭdita de la esp.istaj kamaradoj. Meze de l’ festo, k-do Marcel Roux, sekretario de la grupo, faris duonhoran paroladon klarigante kial la laboristoj devas lerni kaj uzi esp-on por internaciaj rilatoj de l’ proletariaro. Aplaŭde ĉiuj ĉeestintoj konsentis pri nia praveco. Multaj lernlibroj kaj broŝuroj estis venditaj.

La loka gazetaro detale kaj favore raportis pri tiu festo kies granda kaj neesperita sukceso bone aŭguras nian Federacian Laboristan Kongreson kiu okazos en Lyon dum Pentekosto kaj la grandan belan feston de l’ 30. majo dediĉita al la kongrespartoprenontoj.

Jam ĉi-lastaj povas rilatiĝi kun k-do Marcel Roux, 90, rue Boileau, Lyon (Francio).

Germanio.

Cassel. Ni ricevis komence de la jaro peton aranĝi kurson inter la gimnastikuloj-laboristoj de Immenhausen, apudurbeto de Cassel. Nun en tiu ĉi urbeto nia ideo komencis kreski kaj ni esperas konvinki ĉiujn partoprenantojn de la sennacieca ideo kaj espereble ili bone uzos la lingvon okaze de la olimpiado laborista en Frankfurto. Ili esperas trovi tie multajn esperantistajn sportemulojn. Ĝis konatiĝo en Frankfurto! La kurson gvidas K-do Gogolin.

Italio.

Milano. Proletara Esperantista Grupo. La 30. marto finiĝos la kurso gvidita de k-dino Zanetta; kaj la 6. aprilo oni komencos alian unuagradan kurson, gvidotan de k-do Virĝilio Bellone. La grupo daŭras kunveni ĉiulunde vespere, de la 9. ĝis 10. h. en la lernejsalono de la «Università proletaria» Via Manfredo Fanti 19.

Sovet-Unio.

Ekaterinoslav. Estingita dum militoj kaj revolucio ekaterinoslava movado nun denove reviviĝas. Jam riĉa per esp-istoj nia urbo je komenco 1925 disponis nur pri tri personoj. Sed, bedaŭrinde, eĉ ĉi-esp-istoj, kaŭze de multaj kaj diversaj cirkonstancoj, ĝis nun ne povis aktive labori.

Antaŭ du monatoj, kun helpo de partiaj rondoj, propaganda laboro por esp. kaj varbado de SAT-anoj ekiris per rapidaj paŝoj. Post mallonga tempo ni havas jam 13 aktivajn laborantajn — ne nur pagintajn membropagon — Satanojn kaj 40 aŭskultantojn de du esp-taj kursoj, aranĝitaj ĉe medicina universitato kaj urba partia klubo.

Tial ke ĉiuj aŭskultantoj estas partianoj, ni havas rajton esperi, ke estontaj esp-istoj helpos efektivigi jenan programon:

  1. Aranĝo de esp-aj ĉeloj ĉe ĉiuj prof-unuiĝoj kaj grandaj fabrikoj.
  2. Unuigo de lastaj en centra esperanta organizajo ĉe urba partia klubo.
  3. Ĉeesto al SAT-kongreso, kie unu el la plej aktivaj laborulmasoj de Rusio havos eblecon partopreni mondan sennaciigmovadon.

Kursgvidanto Sorokin N.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio.

— K-do Johann Wutte, Admont, n-o 136, Stirio-Aŭstrio, dez. koresp. k. ĉ. l. interŝ. vidajojn.

Bulgario.

— K-do Kosta Penĉev, str. Ĉehlarska, 668, Ŝumen, dez. koresp. pri lab. k. esp. movadoj, fervojoj, interŝ. PK, PI, fot-ajojn, esp-ajojn k. ĉ. l. krom Germanio.

— K-do Ljuben Kasĉiev, str. Ĉehlarska, 670 Ŝumen, pri div. temoj, k. ĉ. l.

— K-do Ivan Gelev, str. Kalekova, 553, Ŝumen, PI, fot-ajojn, k. ĉ. l.

— K-do Stojan Mihajlov, str. Car Osvoboditel, 672, Ŝumen, pri pedagogio, filozofio k. okultismo, k. ĉ. l.

— K-do Georgi Atanasov, str. Otec Paisi, 20, Ŝumen, pri div. temoj k. ĉ. l.

Germanio.

— K-do Martin Suckfüll, Gutleutstr. 204, Frankfurt a. M., (SAT-ano 1056) pri ĉ. temoj, PI, PM, bfl, certe resp.

— K-do Rudolf Böhme, Brennerstr. 12, ptr., Weimar, (SAT-ano 3765) serĉas koresp. pri social. movado k. aliaj temoj, L, PI, ĉiam resp.

— K-do Kurt Klotzsch, Külzschauerstr. 4, Eilenburg, dez. koresp. pri ĉiuj temoj, k. ĉ l.

— K-doj el finiĝanta «Elementa Kurso» gvidata de k-do Köckeritz, dez. koresp. k. ĉ. l. Skribu al k.do P. Köckeritz, Tharandter Str. 6, Dresden-A 28.

— K-do Karl Lob, Königstr. 29, Stuttgart-Cannstatt, pri ĉiuj lab. temoj, L, PK, PI, bfl, k. ĉ. l.

— K-dino Lottchen Braune, Leipzig-Sellerhausen Geisslerstr. 1. I. dez. koresp. per PI kun eksterlandanoj.

— K-do Alfred Just, Hohenheimerstr. 54, Stuttgart, pri ĉiuj lab. temoj, pref. pri komunismo, L, PK, PI, bfl, k. ĉ. l.

— K-do Karl Bretzel, Hasenbergstrasse 72, Stuttgart, pri ĉiuj lab. temoj, L, PK, PI, bfl, k. ĉ. l.

— K-do Albert Schmid, Lazarettstrasse 32, Stuttgart – Cannstatt, serĉas gekoresp. por siaj 15 gelernantoj. L, PK, PI, bfl, pri ĉiuj temoj lab. k. ĉ. l.

Hungario.

— K-do Emeriko Grünhut, Hársfa, 39, fsz. 13, Budapest, VII, dez. koresp. PI, k. ĉ. l.

Sovet-Unio.

— K-dino A. N. Cvetajeva, instruistino de novaj lingvoj, 3-a, Soveta Lernejo, 2-a ŝt., Ivanovo-Voznesensk, pri instrumetodo kaj edukado k. ĉ. l.

— K-dino Larĉenko E. P., 1-a Grajdanskaja, 11, Moskvo, pri instruado de manlaboro al blinduloj. Ĉiam respondas.

— K-dino Klimova M. A., Mal. Bronnaja, 15, kv. 41, Moskvo, pri edukado de blinduloj. Ĉiam akurate respondas.

— K-do Kuzin Bazilo, Narkomzem Uzb-SSR, Taŝkent, pri div. temoj k. ĉ. l. L, PI, bfl

— K-do Miŝkin Georgo, Rjadovskaja, 21, Taŝkent, pri divers. temoj k. ĉ. l. L, PI, bfl. Preferas bildojn pri popolmoroj, kutimoj, vestoj, tipoj ktp.

Svedio.

— K-do John Nilsson, Box, 26—100, Bromölla, dez. koresp. kun kamaradinoj pri virino k. komunismo k. t. p. interŝ. PI, fot-ajojn

Grava Anonco

Radio-Stacio de laboristaj sindikatoj en Moskvo aranĝas radioparoladon por eksterlando en Esperanto

20an de Aprilo nunjara MGSPS (Moskva Gubernia Intersindikata Komitato) aranĝas per sia stacio «Sokolniki» (ondlongo 1010 m.) radioparoladon en esperanto, speciale destinitan por eksterlandaj laboristoj:

La raportojn faros:

  1. K-do A. V. Vinogradov (prezidanto de Radio-fako de MGSPS) pri la temo «Brodkast-movado en S. S. S. R.»

  2. K-do P. F. Jakovlev pri la temo «Printempa festo Pasko». La raportoj okazos je la 7—8 vespere laŭ M. E. T. (Mez-Eŭropa Tempo).

Viktor Javoronkov

[REKLAMO p.8] KONTRAŬ DIO! ATEISTA KRESTOMATIETO. La valoregan enhavon de la ĵus aperinta aprila kajero de «SENNACIECA REVUO» ĉiu kamarado, ankaŭ ne-abonantoj, nepre volas ekkoni. Tiucele ni eldonis tiun specialnumeron sub ĉi supra titolo kiel apartan broŝuron, kiu riĉe ilustrita kaj plaĉe prezentita ornamos la bibliotekon de ĉiu libramanto kaj pruvos ankaŭ al ekstere starantoj la valoron nerefuteblan de SAT kaj ĝiaj eldonajoj. Varbantoj en liberpensulaj rondoj! Jen bonega varbilo! Mendu grandkvante! La broŝuro kostas 0.35 mk. Administracio de SAT.

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo.

Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 36 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 35 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset.; Hungario 8 kr. or.; Italio 36 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 8 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej. Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ 1/4 jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 29, 16 d’abril de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N-o 29 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 16. Aprilo 1925

[BILDO p.1 | 40,7,54,16] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Nova milito prepariĝas

Letero el Rumanio

Mallonge mi volas doni klaran bildon pri Rumanlando, kie, sub plej mizera ekonomia stato, sub plej terura kaj vandala diktaturo vivas laboristaro kaj vilaĝanaro.

Rumanio venkis dum la mondmilito, triobliĝis ĝia teritorio, loĝantaro fariĝis 16 milionoj. Jam ĉe la komenco de sia regado en la jaro 1919, armeo rumana venkis la gloran Soveton en Hungario, kaj poste en la tuta lando, precipe en la novaj provincoj oni enkondukis diktaturon sub sieĝa stato (kiu ankaŭ nun regas) kontraŭ laboristaro kaj vilaĝanaro, kiuj postulante plugejon kaj domon ekribelis. Nun jam 3 jarojn regas burĝa-liberala registaro, sub kies daŭro ekonomia stato de l’lando tutplene ruiniĝis.

Kapitalista produktado ne povas reviviĝi. Petrolkampoj, karbo- kaj aliaj metalminejoj, fabrikoj, unuvorte ĉiuj naturfortoj naciigitaj estas, tio estas, ĉio estas koncentrigita en la mano de l’registaro. Pro tio, la interesoj de l’ fremda kapitalo endanĝeriĝis. Internaciaj konfliktoj sekvas unu post la alia. Mono pro deflacia politiko mankas. Produktado kvazaŭ malestas. Registaro, reĝo kun reĝino vizitas eksterlandon por gajni prunteprenon, sed vane, fremda kapitalo ne envenas la landon pro la politiko egoisma de l’registaro. Usona, Japana ambasadoro forlasis la landon. —

Ĉiu riĉaĵo en la lando ruiniĝas. Ŝtata fervojo malbone funkcias, grandegaj kunpuŝiĝoj ĉiutagaj estas. Laste militvagonaro estis en vico, multaj mortintoj. Fabrikoj precipe en provincoj malfunkcias. En ŝtata administrado anarkio, milionaj ŝteloj. La lando estas sen greno, sen pano. Ĉiutage aperas registarleĝoj, ordonoj por subteni faŝistan regadon, leĝoj kontraŭ proletariaro – vilaĝanaro. Aperis la maizpano – ordono. Muelejojn okupis armeo, estas maizpanaj tagoj oficialaj, en aliaj tagoj nigra pano, same kiel dum la mondmilito. La kaŭzon mem la registaro donis, ĉar granda kvanto estis eksportita. Grandposedantoj kaj muelistoj pezajn orojn oferis al la registaro por eksportpermeso. Kaj nun la malriĉularo sen pano!

Aŭtoritataro trompis kamparanojn, ĉar ĝi forŝtelis la plugejojn por ili destinitajn. Vilaĝanaro ribeliĝas. Laboristaro same sub grandega teruro ĝemas; salajro subpremata, 10—12 laborhoroj, senlaboreco, strikoj, persekutado, arestado postsekvas unu la alian.

Burĝaro baziĝas sur grandegaj terur- kaj perfort-organizaĵoj. Miliardaj impostoj metitaj sur malriĉularo subtenas ilin. Burĝaro sangan diktaturon aplikas kontraŭ laboristaro pro ekspluatado. Armeo, ĝendarmaro, policistaro, detektivaro estas en neimagebla nombro!

Nur en Besarabio estas 45 000 ĝendarmoj krom armeo, kiuj en kamparana sango diktaturas. Tiea vilaĝanaro kaj laboristaro suferegas sub armiloj kapitalistaj. Besarabio apartenis al Rusio, sed post la mondmilito la Grandpotencoj (Francio, Britio, Japanio kaj Italio) donis ĝin al Rumanio.

Sed, por definitiva enkorpiĝo ĝi bezonas tri subskribojn, kiun nur Anglio kaj Francio plenumis, ne Japanio kaj Italio, kiuj pro lerta diplomatio de l’ Sovetoj estas manligataj. Do Besarabio estas sub cindra ardaĵo en la ekstera politiko de Rumanio.

Pasintjare fondiĝis en Sovetukrainio sur la maldekstra bordo de l’Nistro (Dnjestro) Sovet-Moldavio Rumana. Kelkaj besarabiaj vilaĝoj aliĝis al ĝi. Venĝo sekvis post 6 tagoj. Besarabiaj vilaĝoj estis bombardataj ĝis ternivelo. Eĉ unu domo ne restis. Fajro detruis ĉion. 1000 vilaĝanoj, viroj, virinoj, infanoj mortis, 600 arestitaj. Burĝaro kruele forpremas la volon de l’malriĉularo por liberiĝo.

En armeo troviĝas kiel eble pleja mizero, batado, malsato, sed malgraŭ ĉio-tio senbrida prepariĝo por nova milito. Burĝaro novan militon antaŭvidas. Burĝaj ĵurnaloj fantomumas pri novaj militoj, skribas pri militinstrumentoj, pri gasoj mortigaj. Miliardoj vagadas eksterlanden, al Anglio, Francio — por militmaterialo. Nur por aeroplanoj 800 milionoj! En la lando militfabrikejoj konstruiĝas! Burĝaro defendas perforte siajn interesojn. Burĝaro prepariĝas kontraŭ Sovet-Rusio!!

Kompartio estas mallegala, ĝiaj anoj persekutataj, eĉ mortpafataj! Ĉiu movado subpremata! — En monato decembro kompartio murplakate manifestis kontraŭ burĝaro, kontraŭ mallaboreco, teruro, kontraŭ besarabia infero. Persekuto ĝis nun ne konita sekvis. 600 gekamaradojn de 12—75 jaroj oni arestis, patrinon kun suĉinfano. Turmentadoj de l’ «Siguranca» (politik-policistaro) fariĝis famaj kaj timigaj. Precipe en Transilvanio, urbo Arad, 120 gekamaradoj ĝismorte estis batitaj!

Bastonoj po centoj estis, ĝis kiam ĉiuj rompiĝis, batoj sur plandon, sur orelon, dorson ĝis kiam korpo nigriĝis, fingroj en premiloj, uzo de l’elektra fluo ĝis freneziĝo, kelkaj tranĉis vejnon sur la

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

mano! — Poste sekvis malsat- kaj soifstrikoj kiel unikaj armiloj por liberiĝo, en la fama kaj terurplena politikfortikaĵa karcero subtera Jilava. Ĉi-tieaj strikoj atingis 32—37 tagojn, el kiuj 8—12 soifaj!

Ankoraŭ enkarcerigitaj estas 50 kamaradoj, kiuj scios kun la eksteraj, liberaj laboristoj la vojon por liberiĝo! SAT-ano.

Ferdinand Lasalle

La 11. aprilo 1825 naskiĝis en Breslau unu el la gloraj militintoj por socialismo: Ferdinand Lasalle. Ŝajnis al ni tute inde dediĉi pro tio kelkajn liniojn, tute ne multajn, al lia persono kaj verko, des pli ke, eble, iuj k-doj ne konis ilin.

F. Lasalle aperis al mondo en la familio de sufiĉe bonstata silk-negocisto. De l’ juneco mem Lasalle elmontras iujn talentojn, akravidecon kaj obstinon, maloftajn por tiu aĝo. En gimnazio, dekkvin-jaraĝe, li skribas taglibron (eld. 1891), el kiu estas videble ke en 1840 lin jam entuziasmigas revoluciaj ideoj. «De 1840 mi estas socialisto» skribas li poste al Marx. Lasalle studas filologion, poste historion, filozofion. Li veturas pro siaj laboroj jen Berlin’on, jen Paris’on, kie li konatiĝas kun la fama poeto Heinrich Heine. Retroveninte Germanion Lasalle fordonas siajn fortojn por la defendo en eksedziga proceso de grafino von-Hazfeld kontraŭ ŝia edzo, plej riĉa kaj potenca feŭdulo.

Kompreneble, la proceso havis neniun revolucian bazon. Tamen la afero iam alpreninta estis iun revolucian spiriton: la batalo kontraŭ la grafo estis iomete batalo kontraŭ la tuta despotema kaj privilegiita feŭdularo. La proces-klopodoj sekvigis por Lasalle multajn malagrablaĵojn, sed ili plilarĝigis liajn sciojn, precipe jurajn, pliardigis lian parolon. Ili faris el li unu el la eminentaj oratoroj de l’ epoko.

Lasalle estas en Düsseldorf dum revolucio de 1848. Tie li partoprenas organizon de milico kaj, unuafoje, enpaŝas politikan agadon. Li verkas adresojn al la Nacia Kunveno, alvokas la popolon al armiĝo. Li estas arestita kaj juĝata (v. «Kriminalproceso de Lasalle») 1849 en Düsseldorf de ĵurint-juĝantaro. Tie, la 3. majo, li prononcas faman «Parolon antaŭ la ĵurint-juĝantaro» (eldonita broŝure), kie li plendas por la rajto de l’popolo kontraŭstari atencojn kontraŭ la konstitucio.

En 1857 li transloĝiĝas Berlin’on kaj 1858 aperigas scienc-verkon, komencitan 14 jarojn antaŭe: «La Filozofio de Heraklito Efes’a», kiu kreas al la aŭtoro famon en la scienc. rondoj kaj el kiu bone evidentiĝas la socialistaj opinioj de l’aŭtoro.

La epoko, kiam Lasalle alveturis Berlin’on, estis ero de plivigliĝo de l’ burĝa liberalismo. Lasalle kontraŭbatalas la reakcion de l’ registaro kun la apogantaj ĝin konservatoroj kaj aliflanke la burĝojn sin nomantajn «progresemuloj».

Li verkas vicon da broŝuroj: «La Italia milito kaj la tasko de Prusio», per kiu li pruvas la neceson helpi la naci-liberiĝon de l’italianoj; en «Sistemo de akiritaj rajtoj» li batalas kontraŭ la privilegiecoj de l’ nobelaro kaj penas pruvi jure pravecon de revoluciaj leĝ-ŝanĝoj. Li verkas dramon «Franz von-Siekingen», revolucian laŭ enhavo, sed teknike iomete malfortan, kaj polemikaĵon: «Julian Smidt, historiisto por literaturo. Eldono kun rimarkoj de la kompostisto». Tri prelegoj, faritaj de li

[BILDO p.2 | 39,27,65,60] Portreto de Ferdinand Lasalle: viro kun lipharoj, alta kolumo kaj nigra papiliokravato, rigardanta flanken.

Ferdinand Lasalle

por laboristoj «La Filozofio de Fichte», «Pri esenco de la konstitucio» kaj «Programo de la Laborulo» (Pri speciala ligiteco de l’ moderna historia periodo kun la ideo de l’ laboristaro) aperis broŝurforme kaj ĝis hodiaŭ konservis sufiĉan parton de sia aktualeco. Precipe la broŝuroj «La Programo . . .» kaj «Pri esenco de konstitucio» (ekzistas esp. lingva leginda trad.) estas ankaŭ nun tre larĝe disvastigataj. La publikigo de «La Programo . .» elvokis sekvestron de l’ eldonaĵo kaj la areston kaj juĝon de l’ aŭtoro.

Ĉe la juĝo Lasalle prononcas neforgeseblan parolon («La Scienco kaj la laboruloj»). Tamen li estas kondamnita je 4 monatoj de malliberigo. Tiam li skribas apelaciaĵon, kie li defendas la pravecon de siaj ekonomiaj tezoj (presite: «La maldirektaj impostoj kaj la situacio de l’ laboristaj klasoj»).

Intermite Lasalle vigle laboras, propagandas por la socialistaj ideoj, polemikas plue kontraŭ la etburĝaj radikaloj. Li batalas por la fondo de Tutgermania Laborista Asocio kaj sukcesas kun la helpo precipe de Leipzig’aj laboristoj starigi la Asocion 23. majo 1863. Malgraŭ la energia laboro de sia prezidanto Lasalle, la Asocio progresis nesufiĉe; ĝi devis senĉese lukti kontraŭ la disĉiplaro de l’ etburĝa ekonomiisto Schultze-Delitsch.

Al tiuj tempoj rilatas aliaj verkoj de Lasalle: «Malferma respondo al Centra K-to, starigita por kunvenigo de Tutgermania lab. Kongreso en Leipzig», «Al laborista problemo», «La Franciaj naciaj laborejoj de 1848», ankaŭ «Festenado, gazetaro kaj la Frankfurt’a Kongreso» kaj famega «Bastia-Schultze el Delitsch» (Kapitalo kaj Laboro).

Lasalle mortis en Svisio, kien li estis forveturinta kurac-cele. Lia morto estis tragika kaj samtempe absurda, kiel multo el lia persona intima vivo: dum duelo kun hungara oficiro lin trafis kuglo, ĉesiginta lian mallongan, sed multlaborozan vivon. La 31. aŭgusto 1864 en Genève Lasalle ellasis la lastan elspiron.

* * *

Lasalle bone elmontris la esencon de l’ moderna sociordo, la diferencon inter la interesoj de l’ burĝaro kaj proletaro, kiun diferencon maleblas forigi ia interklasa «harmonio». Li konsideris unu el plej gravaj taskoj de l’ demokratio la konkeron de l’ ĝenerala voĉdon-rajto; sed, aliflanke, li iom erare supertaksis la valoron de parlamentismo kaj la eblecon de senperforta perreforma alveno de socialismo — eraroj, kiujn interalie estis ofte malkovrinta K. Marx.

La senekzempla oratora talento de Lasalle, uzita de li por la defendo de l’ proletara ideo; lia politika agado entute kaj vigla socialista propagando; la riĉa literatura kaj scienca heredaĵo, kiun li forlasis post si; la fondo de Tutgerman. lab. Asocio, kiu poste kunfandiĝis kun la fama germ. social-demokratio, gvidita de W. Liebknecht kaj A. Bebel, kaj prezentinta el si unu el plej potencaj citadeloj de l’ socialismo — ti-ĉio formas la plej indan monumenton, kiu ĉiam altos por la memoro kaj gloro de Ferdinand Lasalle, unu el plej viglaj pionir-militintoj por la ĝenerala afero nia, nia komuna celo: la socialismo.

V. Elsudo.

KORESPONDEJO

  1. La adresojn ni bedaŭrinde ne scias, ĉar ili ne havas konstantan adreson. Pro la du unuaj turnu vin al E. K. en Paris.

  2. «erco» signifas metalminaĵo.

I. D. Via artikoleto aperos en venonta n-o.

K-do Prohorĉik-Minsk. Akcio sendita revenis, ĉar adreso nekonata!

  1. Viaj manuskriptoj bone alvenis. —

1839, 1305. Via art. bedaŭrinde estas traduko laŭ traduko. Enpreso duba. N. B.

Plej bonaj devas salti en de l’ tempo fendon, Super kadavroj nur iliaj ĝi fermiĝas, Kadavroj nur iliaj estas la unika semo, El kiu ŝprucas verdiĝante la matura planto De l’ popolarliber’, tutmondon fruktigante.

Lasalle

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

El Ĉekoslovakio

Unue la kapitalistoj malaltigis niajn salajrojn ĝis duono, kaj poste la prezojn de ĉiuj vivnecesaĵoj suprenpelis ĝis tia alteco, ke ili ne plu povas supreniri, kaj fine la registaro deklaras, ke ĉio estas en ordo kaj ke nenio estas farenda. Por doni klaran bildon pri la hodiaŭa prezalteco, ni komparu la prezojn de vivnecesaĵoj antaŭmilite kaj samtempe konsumon de kvarmembra laborista familio.

1914 1925
7 panoj po 60 heleroj = k. 4.20 po kĉ. 4.— = kĉ. 28.— (*)
4 kg da faruno po 39 hel = k. 1.56 po kĉ. 4.40 = kĉ. 17.60
1 litro da lakto k. —.22 kĉ. 1.90
1 kg da bovoviando k. 1.60 kĉ. 16.—
1 kg da porkviando k. 1.20 kĉ. 15.—
10 ovoj po 6 hel = k. —.60 po kĉ. —.80 = kĉ. 8.—
2 kg da sukero po 30 hel = k. 1.60 po kĉ. 5.30 = kĉ. 10.60
1 litro da petrolo k. —.36 kĉ. 1.70
1 kg da sapo k. —.76 kĉ. 8.60
1 kg da Na₂ CO₃ k. —.08 kĉ. 1.40
1 kg da salo k. —.14 kĉ. 2.—
¼ kg da butero k. —.24 kĉ. 6.—
3 kg da terpomoj po 6 hel = k. —.18 kĉ. 2.55
1 kg da lardo k. 1.80 kĉ. 14.—
¼ kg da kafo k. —.80 kĉ. 12.50
Sume k. 16.96 kĉ. 145.85

Tiuj ciferoj valoras nur por nutraĵoj. Tolaĵo, vestaĵo, ŝuoj, hejtado, loĝejo, tio estas la dua parto, superanta la unuan. Tiuj ciferoj montras, ke hodiaŭ la prezoj de vivnecesaĵoj supreniris dek- ĝis dekduoble. Sed se ni komparas la nunajn salajrojn kun antaŭmilitaj, ni ekscias ke ili estas nur kvinoble pli altaj kaj nur en kelkaj fakoj sesoble. Krom tio la teksaĵ-industriistoj interkonsentis pri prezaltigo de teksaĵoj je pluaj 15 proc. Do ankaŭ la vestaĵoj fariĝos denove pli multekostaj. Samtempe la loĝeja koalicio aprobis la plialtigon de fundaj loĝej-lupagoj. Enkonduko de loĝejo-depago estas intencita, por ke estu financoj por konstruado de novaj domoj.

La prezaltigo de plej gravaj vivnecesaĵoj dum la jaroj 1923—24 evidentiĝas tiele:

1923 dec. 1924 jan. 1925 aŭ
100 kg tritiko kĉ. 167.— 217.— 290.— 70 %
100 kg sekalo kĉ. 114.— 217.— 230.— 100 %
100 kg hordeo kĉ. 126.— 257.— 280.— 122 %
100 kg terpomoj kĉ. 30.— 59.— 70.— 130 %
100 kg rizo kĉ. 260.— 347.— 400.— 50 %

En sia parlamenta deklaracio pri la kareco en Ĉekoslovakio ministro Stříbrny (elp. Strŝibrni) montris al tio, ke la kareco ne estas apero nur ĉekoslovaka, sed tutmonda kaj ke en aliaj landoj la kareco estas pli granda ol en Ĉekoslovakio. Ke tiu aserto ne estis konforma al realeco kaj ke la kareco, aperinta en la tuta mondo, efikas pli premante en Ĉekoslovakio ol en plimulto de aliaj ŝtatoj, montras statistiko, kiu estis ĵus eldonita de la Internacia Labor-Ofico en Ĝenevo. Estas statistiko de realaj salajroj en diversaj grandurboj de la terglobo, inter aliaj ankaŭ Praha, ĉefurbo de Ĉekoslovakio. Kiel bazo de prikalkuloj servis al la Internacia Labor-Ofico la realaj salajroj en Londono, kiuj kiel konate, estas ankaŭ multe pli malaltaj ol antaŭmilite kaj devigas la anglajn laboristojn batali por ilia plialtigo. La Londonaj realaj salajroj estas en tiu statistiko difinitaj per cifero 100, por povi kompari ilin kun salajroj de l’ aliaj ŝtatoj. Konsiderataj estas ĉe tio 18 plej gravaj kategorioj. La rezultato de la statistiko estas:

Philadelphia 221 Paris 74
Otawa 168 Berlin 63
Sydney 144 PRAHA 57
LONDON 100 Bruxelles 54
Amsterdam 85 Milano 50
Oslo 80 Madrid 48
Stockholm 80 Roma 48
Wien 46

El tiu-ĉi statistiko estas videble, ke la salajroj en Ĉekoslovakio apartenas al la plej malaltaj en la tuta mondo. Krom tio la statistiko ne estis farita antaŭ la lasta supreniro de la prezoj en Ĉekoslovakio kaj se la Internacia Labor-Ofico kompilus la statistikon nun, ĝi devus konstati, ke la realaj salajroj en Ĉekoslovakio falis sub la nivelo de l’ salajroj en Vieno, faŝista Italio kaj Hispanio kaj fariĝis per tio la plej malaltaj salajroj en la tuta mondo.

Antikareca demonstracio en Praha okazinta la 10. februaro ĉi-jare sub partopreno de ĉirkaŭ 15 000 laboristoj de ĉiuj partioj, estis dispelita per gumaj batiloj kaj revolverpafado de policistaro. Sep laboristoj estis vunditaj kaj ĉirkaŭ 50 arestitaj. Tiele oni agas kun laboristaro, klopodanta plimalgrandigi la ne plu elteneblan karecon. Sed kapitalistoj eraregas, opiniante, ke ili trankviligas la laboristaron per revolveroj.

Carlo Jirka, Satano 1574, Ĉes. Budejovice.

*) 1 Korona antaŭmilita aŭ 1 Korona ĉekosl. = 100 heleroj.

Reakcia bloko en Francio

La politika batalado nuna en Francio elmontras sub tipa aspekto la unuecon de l’ reakcio en ĉiuj siaj vivorganoj, nome: bankistaro, klerikalularo, kaj ilia kara ido: la faŝismo.

Oni scias, ke kvankam ne estante laborista, la franca registaro estas tamen demokrata. La Socialista Partio donis al ĝi sian apogon. Flanke de klaspartio tio eble ŝajnas stranga, sed tamen estas logika kaj konsekvenca, fruktodona por la demokratio entute, kiu tiel havas vere respublikan registaron; kaj ankaŭ por la proletaro mem; ĉar la Soc. Grupo ĉe la Parlamento estas unu el la plej gravaj eroj de l’ radikala plimulto, do la registaro devas nepre atenti la proletajn postulojn, doni reformojn pli kaj pli profundajn — ekzemple pri alvenigo de l’ laboristarinfanoj al kompleta instruado kaj pri pliraciigo de l’ impostoj, kiuj atingos la riĉulojn pli trafe ol ĝis nun.

Per tiaj jam voĉdonitaj leĝoj, per aliaj voĉdonotaj, la proletariaro ĉiam pli altiĝos spirite kaj materie, kaj konsekvence fariĝos pli kaj pli konsci-revoluci-kapabla, ĉiopova, revoluciigonta la mondon — kio estas ĝia historia rolo.

Ĝuste kaŭze de la reformo pli supre aludita — nome pliraciigo de l’ impostoj — la grandaj kapitalistoj febre agitas kontraŭ sian patrion. Jes! tiuj «nekompareblaj patriotoj, tiom amantaj sian landon» . . . ili mem komplotas finance kontraŭ Francion! Ĉiaj rimedoj estas bonaj por tiuj fihomoj. Fine de lasta novembro, kiam la registaro alvokis ĉiujn civitanojn kunhelpi la sukceson de l’ Nacia Prunto, tiam multaj kapitalistoj saltis en siajn luksajn aŭtomobilojn, kun siaj riĉaĵoj, alveturis Belgion, kaj ekspedis sian monon en «trankvilajn landojn», precipe en Anglion kaj Sudamerikon.

Kaj subite trankviligitaj, ili reveturis «la bonan teron de Francio», de iliaj firimedoj plimalriĉigita je ne malpli ol kvin miliardoj. — Tiu cifero estas certigita de belga bankisto, en kies manoj trapasis parto el tiu franca mono; do oni povas fidi lian diron!

Konsekvence de tiaj agoj, la £, iom pli antaŭe valorinta ĉ. 88 fr. frankojn, subite altiĝis ĝis 94 frankoj. Jen oni vidas, kiamaniere laboras la «bonegaj patriotoj francaj».

Nu, ilia komploto malsukcesis kaj la £ revenis ĝis ĉ. 90 frankoj.

«Kion do fari por ruinigi Francion, okaze de l’ kaoso rekonkiri la potencon?», sin demandis la reakciuloj. Jen! ili trovis . . . ion mirigan! Ili alvokis la kardinalojn por sia helpo! «Espereble, ili pensis, la katolikoj obeos siajn kardinalojn». La ruzaj reprezentantoj de Dio verkis do ian pamfleton, en kiu oni «solene deklaris senkompatan militon al la laikaj leĝoj». Ĉu tio ne estis klara? Oni alvokis la katolikojn ribeli kontraŭ la Respublikon. Nu, neniun malordon oni rimarkis sur la stratoj; ĉiu trankvile iris sian kutiman laboron. Tion vidante, la pariza kardinalo, unu el la plej gravaj subskribintoj de l’ alvoko, deklaris en sia katedralo, ke la kardinala verko estas simple «prikatekisma leciono al franca popolo»! Kaj la afero finiĝis kiel en komedio, per ĝojaj ridegoj.

Sed la reakciuloj ne konsideris sin kiel venkitajn; ili alvokis je sia savo . . . la bubojn el Alzas-Loreno¹).

  1. Franca provinco, en nord-oriento de Francio; antaŭ 1918 sub regado de l’ Kaiser’a potenco, kaj kompreneble estrata de mezepokaj leĝoj kaj kutimoj.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

Bone trovite! Ĉar ĝuste la franca registaro intencis ŝanĝi la katolikajn lernejojn de tiuj provincoj en lernejojn plurreligiecajn, t. e. en kiuj la infanoj ĉiureligiaj, kaj ankaŭ la senreligianoj, trovu laikan instruadon, kun ebleco por ili encerbigi la religian instruon en la lernejo mem, se tion iliaj gepatroj deziros.

Certe, tio ne estas ankoraŭ la pura respublika stato sed nur paŝo por atingi ĝin en la novaj provincoj.

Nu, tion ne volas la Alzas-Loren’a eklezio, nek la tuta reakciularo de l’ cetera Francio. Kaj la pastroj aranĝis la 16. marto ĝeneralan strikon de l’ Alzas-Loren’aj lernantoj por montri al la registaro, ke la etuloj nepre deziras brutiĝi pli kaj pli sub dia minacego.

Tre bedaŭrinde, la novstila bubstriko ne donis la rezultojn esperitajn de ĝiaj iniciatoroj; meznombre nur 40—50 % da infanoj katolikaj obeis siajn pastrojn. Oni povas certigi, konsiderante la intelektan staton en Alzas-Loreno, ke la klerikalularo esperis strikantprocenton de 90—95 %.

Do tiu nova atako kontraŭ Respubliko fiaskis ankaŭ. Por pliakrigi la ĉagrenon de niaj reakciuloj, jen la £ subite malaltiĝis de 93. 14 la 16. marto (tago de la striko), ĝis 92. 40 la 17-an! Alivorte, la franca franko plialtiĝis, kaj daŭrigas altiĝi: la £ kostis nur 91. 48 la 25. marto kaj 90. 96 la 26.

«Kion do fari por havigi al ni la potencon, subpremegadi la proletaron?» sin ree demandis la reakciuloj. El ilia malgenia cerbo ne plu kapablas eliri eĉ makiavela ideo . . . Nur tion ĉi ili trovis: perforte detrui ti-kion ili malamegas: la proletariajn organizaĵojn, la respublikan registaron, kaj la Respublikon mem.

Kaj tion ĉi supre diritan mi certigas per nerefutebla dokumento: aliĝilo disdonita al iu studento, kiu poste komunikis ĝin al siaj amikoj. Tiu aliĝilo estas presita de «Patriota junularo» de iu kvartalo Pariza (oni ne mencias sur ĝi la numeron). El tiu alvoko mi elĉerpas la plej tipajn demandojn:

Ĉu vi posedas aŭtomobilon? Ĉu vi estas armita?

Ĉu vi povos batali okaze de ribelo?

Ĉu vi povos fariĝi ano de mobila grupo kiu okaze de ribelo aŭ de granda manifestacio, iros malproksimen por iaj aferoj?

Ĉu vi povos alglui afiŝojn (dumnokte?)

Ĉu vi povos iri en provincon? (elspezoj pagotaj)

Ĝuste per tiuj vortoj la faŝistoj italaj varbis por siaj batalionoj. Ĉu la provokon la francianoj konstatis? — Verŝajne. Oni rimarkas nun pli kaj pli grandiĝantan deziron pri unueco laborista. Antaŭ kelkaj monatoj, la ĉefa parto de l’ Socialista-Komunista Kunligo aliĝis la Socialistan Partion (S. F. I. O.). Kaj nun, ni rimarkas saman intencon sur pli vasta skalo: La Unueca Ĝenerala Konfederacio de l’ Laboro proponis al sia samcelorganizaĵo «Konfederacio Ĝenerala de l’ Laboro», ke siaj respektivaj kongresoj okazu samtempe en Parizo, venontan septembron, por komune serĉi la sindikatan unuecon.

Espereble, tiu nobla provo sukcesos, la laboristoj jam interesiĝas pri la afero, pli kaj pli interesiĝos ĝis septembro. Ili starigos la unuecon laboristan sur unu el siaj plej firmaj lokoj: la sindikata.

Jen kiaj estos la fruktoj de l’ fiagado de la Reakcia Bloko. F. Ŝamar.

Iom pri la situacio en Hindio

La hodiaŭan staton de hindiaj masoj ni plej bone ekkonas el du komunikoj: 1) komuniko pri enketo pri salajro kaj labortempo; 2) komuniko koncernanta la vivmanieron de laboristoj en Bombay.

La komunikoj enhavas statistikajn (registarajn) nombrojn, tial oni devas ilin konsideri tre skeptike, sed tamen ili sufiĉe ilustras la mizeron de hindia proletaro.

La nombroj rilatas al 200 000 laboristoj. Laŭ ili la meza tagsalajro estas 1 ŝ. 8 d. (ŝ = ŝilingo = 1,02 mk. = 1,26 fr.; d = penco, 1 ŝ = 12 d), do monata enspezo proks. 2 funtoj. Virinoj ricevas nur duonon. La labortempo estas 60-hora, la laborsemajno enhavas 6 tagojn.

La unua komuniko pli rilatas al la plibone pagataj laboristoj, ĉar laŭ informoj de statistika oficejo por jan. 1921 eĉ la faklaboristoj ricevis ofte nur 26 ŝ. 8 d. pomonate. Kompreneble nuraj nombroj ne donas sufiĉe klaran bildon pri la situacio. Unue oni devas sciiĝi pri la ĝeneralaj vivkondiĉoj de hindia laboristo, kies mizero tute similas al tiu, kiun priskribis Engels en sia fama verko pri la angla laboristaro (jaro 1844).

La dua komuniko sciigas pri la loĝeja situo: 97 % da laboristaj familioj loĝas en loĝejo havanta nur unu ĉambron; 70 % de loĝejoj en Bombay enhavas nur unu ĉambron . . . Ekzistas 3125 unuĉambraj loĝejoj en kiuj vivas minimume po 2 familioj kaj en 275 vivas eĉ pli!

La akvoprovizo estas tre malbona, ofte estas ĝenerala malsato kaj pro tio grandaj epidemioj. Vere tragikan bildon liveras la nombroj pri la morteco de suĉinfanoj. En la jaro 1921 mortis el ĉiuj 1000 infanoj 666. Kompare ni aldonu la nombrojn pri aliaj grandurboj: Berlin 135, Paris 95, London 80, New-York 71.

En unuĉambraj loĝejoj la nombro altiĝas ĝis 828 el 1000! Antaŭ tia konstato la regna informo nur enhavas kelkajn vortojn senkonsilajn (preskaŭ mokajn) «necesas, ke la registaro iom pli okupu sin pri la loĝeja problemo».

60 % de laborista enspezo estas elspezataj por nutraĵo, la resto por loĝejo kaj vestaĵo. Per tio por kulturaj bezonoj restas nenio. Sed malgraŭ tio, ke pli ol duono de salajro estas elspezata por manĝaĵo, la lasta estas tre malbona. La komuniko mem diras la jenon: «La kvanto de grenfruktoj formanĝataj de industrilaboristoj en Bombay, estas pli malgranda ol tiu kiu estas norma por malliberejoj!»

Plua grava fakto estas, ke ĉiuj laboristoj estas ŝarĝataj de ŝuldoj. Kion tio signifas, komprenos ĉiu eksciinte la procenton de pruntaĵoj (75 %!). Krom ĉi pruntaĵoj, kiujn oni faras nur en ekstraj okazoj (ekz. edziĝo ktp.), tre disvastigita estas la aĉeto je kredito, kiu tre plikarigas la nutraĵon.

Oni povus kontraŭparoli la nombrojn pro tio, ke ili koncernas nur etan parton de hindia popolo. Sed la nombroj tamen gravas ĉar estas karakteraj pro la rapida industriiga procedo en la lando. Proks. 36 000 000 homoj vivas de industrio. El ili ĉirkaŭ 9 000 000 laboras en la moderna fabrikindustrio, la resto estas metiistoj. Sed ĉie iom post iom la metio mortas sekve de enporto de pretaj fabrikaĵoj kaj ekfloro de grandindustrio en la lando mem. Sekvo de tio estis, ke la nombro de metiistoj malgrandiĝis dum unu jardeko de 45 ĝis 36 milionoj. La superrega industrio estas la kotonindustrio estanta en la posedo de hindia kapitalo, kiu ekde mondmilito iom konkuras kun la anglaj varoj. En la pasinta jaro la produktado malgrandiĝis pro enporto el Lenkŝir (Lancashire-Anglio). La duagrada jutindustrio (juto = hindia kanabo) estas en la manoj de angla kapitalo, kiu vere entute mastras la ekonomian kaj politikan vivon de «hindia kolonio». La hindiaj junkapitalistoj lernas de siaj «fratoj» la ekspluaton de laboristoj.

Kune kun la kresko de industrio kaj de laboristaro kreskas la klaskonscio de l’ proletaro pli kaj pli. La organiziĝo de laboristaro bone progresas. Dum la lasta jardeko okazis strikoj de ĝis nun ne observita grandeco.

La laboristaro multe batalis por transiri de 15-hora labortago al 12-hora, de 12-hora al 10-hora. Ĉi batalon la angla laborista registaro ne subtenis, eĉ kontraŭ ĝi ĵetigis bombojn el aeroplanoj sur laboristojn (Vidu M. Bur, Nova Anglio 1924).

La revolucia movado proletara havas potencan liganon en la milionoj da kamparanoj terure mizerigataj de anglaj ekspluatistoj. Pro centjara subpremo ili estas ankoraŭ obtuzaj, sed ĉiam denove en diversaj lokoj la malkontentuloj aktiviĝas. La plej grandaj ribeloj okazis en la jaro 1920, ili restis ne multe efikaj pro perfido de naciistoj. Tamen la provokoj de la registaro rilate al «bolŝevikaj agentoj» subtenataj de hindia burĝa naciularo kaj la persekutadoj ne sufokis la movadon, ĉar la fundo estas fruktodona. La juna laborista kaj kamparana partio, batalanto pro liberiĝo de hindia proletaro, jam naskiĝis, kaj ĝi kreskos malgraŭ ĉiuj penoj de interligitaj imperialismo kaj naciularo.

2921.

VARBU NOVAJN ABONANTOJN!

— pàgina 5 —

SENNACIULO

5

Turkestano

La Soveta registaro disponigis tutan sendependecon al la popoloj, loĝantaj en Turkestano. Por ĉi celo en Turkestano estis formitaj novaj respublikoj — Uzbekistano, Turkmenistano kaj aliaj. Ĉiu respubliko estas tute memstara.

La respublikoj kune formas Union de Sovetaj Respublikoj de Turkestano. Pro la okazantaj nun unuaj kongresoj de sovetoj en novformitaj Uzbeka kaj Turkmena respublikoj, intereso de la gelaboristaro pri tiu ĉi malproksima lando pli kaj pli grandiĝas. Tial ni konatigas nian gelegantaron kun tiu ĉi lando.

I.

Turkestana Unio de Sovetaj Respublikoj troviĝas en Azio. Ĝi okupas spacon ĉirkaŭ

[BILDO p.5 | 7,32,61,53] Foto: strato en turkestana urbo kun du grandradaj ĉaroj («arba»-oj) jungitaj al ĉevaloj, viroj apud ili, arboj kaj malaltaj domoj fone.

unu kaj duonan milionon da kvadrataj verstoj.

En Turkestano estas multaj altaj montoj, eterne neĝkovritaj. Somere la neĝo varmiĝas de suno kaj degelas. Pro fluanta de montoj akvo la tero fariĝas tre fruktodona. Pliutiligante la montajn riveretojn por akvumado de kampoj oni aranĝis multajn kanalojn. La kanaloj aŭ, kiel oni ilin tie nomas — «arikoj», traigas la kampojn, urbojn kaj «kiŝlakojn» (vilaĝojn). Preskaŭ ĉiuj stratoj enhavas la kanalojn.

Somero en Turkestano estas tre varmega kaj senpluva. La pluvoj preskaŭ tute ne okazas. Dum junio kaj julio varmegas preskaŭ netolereble (temperaturo superas 50—55 gradojn). Pro la varmego tero fendiĝas. Nenie estas pli multe da polvo ol en Turkestano. Spirado estas malfacilega. Kelkan freŝecon kaŭzas «arikoj». Stratojn oni akvumas 2—3foje dum la tago, kaj spirado per ĝi plifaciliĝas. Somero en Turkestano daŭras 7 aŭ eĉ 8 monatojn. Aŭtuno estas pluvoriĉa. Sed ekpluvas malfrue, proksimume je novembro kaj decembro. Vintro estas mallonga, sed tamen iafoje okazas sufiĉaj frostoj. Precipe nokte estas malvarme, neĝetas; tage, tuj post reapero de suno, restas neniaj postsignoj de malvarmo kaj neĝo.

Por veturado kaj transportado de ŝarĝoj en Turkestano estas uzataj «arba»-oj. La arba estas ĉaro, havanta tre grandajn radojn. La radoj diametre estas pli altaj, ol la homstaturo. Je la ĉaro oni jungas ĉevalon aŭ azenon, ornamitan per vitroperloj kaj floroj. Sur la ĉevalo rajdas «arabakeŝ» (veturigisto), li gvidas ŝarĝoplenan arba-on kaj malrapide kantas sian malgajsonan kaj ĉiam similan kanton. La grandaj radoj de arba estas bezonataj por transveturi la arik’ojn, tre ofte senpontajn.

En Turkestano oni semas tritikon, hordeon, milion kaj rizon. Multe da akvo bezonas la rizo. Rizkampoj dum kelkaj monatoj devas esti tute kovritaj per akvo. La rikoltoj fariĝas bonaj. Ofte oni eksemas la rizon dum junio, tuj post kolekto de antaŭvintre semita hordeo. Sur la samaj kampoj de kiuj oni junie rikoltis hordeon, aŭtune oni rikoltas rizon.

En Turkestano kreskas tre multaj fruktoj kaj legomoj. Ĉi tie estas pomoj, piroj, persikoj, abrikotoj, akvomelonoj, melonoj kaj vinberoj la plej diversspecaj. Precipe gravan signifon por Turkestano kaj la tuta Unio de S. S. R. prezentas vegetaĵo de kotono. El ĝiaj fruktoj oni fabrikas kotonan oleon. Ĉi fruktoj estas ĉirkaŭvolvitaj per kotonoj. El la lasta oni fabrikas manufakturajn komercaĵojn: katunon, tolon kaj aliajn. Ĉe kotonplantejoj laboras multaj dunglaboristoj.

Jam de longa tempo en Turkestano oni okupiĝas per silkfabrikado. Multe da silko oni eksportas Rusion.

Tamen kulturebla tero okupas nur malpli grandan parton de Turkestano. Pli multaj tie estas sabloriĉaj dezertoj.

En Turkestano loĝas multaj popoloj: uzbekoj, kirgizoj, turkmenoj kaj aliaj. Preskaŭ ĉiu urbo dividiĝas je du partoj: nova kaj malnova urbo. En novaj urboj loĝas eŭropanoj (rusoj, ukrainoj k. a.); en malnovaj urboj loĝas indiĝenaj popoloj.

Plimulto de loĝantaro ne scias legi, estas malklera kaj, ĝis nun, tre religiema. La veneno de religio estas ankoraŭ tre disvastigita ĉe turkestanaj popoloj. Pastroj (mulloj) ankoraŭ forte influas. La virino ne povas eliri straton kun neŝirmita vizaĝo.

La loĝantaro de Turkestano okupiĝas per agrikulturo, brutbredado kaj komerco. Vivo de dunglaboristoj vilaĝaj en Turkestano estas tre malfacila. «Mulloj» (popoj) kaj «bajoj» (riĉuloj) trompas dungataron. Grandaj fabrikoj en Turkestano estas tre malmultaj. Sed tie estas multaj malgrandaj fabrik-metiejoj. Tie oni prilaboras ledon kaj silkon. Estas fabrikataj multaj tapiŝoj kaj aliaj objektoj.

La plej multloĝantara kaj komerca urbo de Turkestano estas Taŝkento. Rusaj bienposedantoj, kapitalistoj kaj cara registaro sklavigis turkestanajn popolojn. Rusa komercisto kaj cara oficisto havis solan okupon: rabi turkestanajn laboristojn kaj «dehkanojn» (vilaĝanojn) kaj mokegi ilin.

La soveta registaro liberigis turkestanajn popolojn. Sindikatoj, kompartio kaj soveta registaro defendas laboristojn kaj vilaĝanojn de ekspluatado mastro-riĉula.

Laboristoj kaj vilaĝanoj turkestanaj fariĝis plenrajtaj posedantoj de sia lando. Nun ili ĉiurimede penas liberiĝi de superstiĉaj kaj malklerecaj ĉenoj.

El «Batrak» (Vilaĝa dunglaboristo), no. 7, 1. marto 25, trad. K. Koblov. (3805) Taŝkent.

RUĜA HELPO

Kamarado Lancucki

La malkondamno de l’kamarado Lancucki en Przmysl neniun erarigu! Tio neniel signifas, ke k-do Lancucki nun estas libera. Tute male, k-do Lancucki ne estas liberigita kaj atendas tutan serion da novaj procesoj. Por karakterizi ta situacion, estu memorigate, ke laŭ aŭstra leĝo (en Polio validas ĉiam ankoraŭ la malnovaj rusaj, germanaj kaj aŭstraj punkodoj), en Galicio procesoj pro landperfido estas traktataj ĉe asizoj (ĵuraj alsidantoj) kaj oni laŭ tio povas atendi surprizon. Kvankam ankaŭ en Galicio la plej kruelaj juĝoj kontraŭ politikaj akuzitoj estas farataj (nur antaŭ nelonge junul-kamarado estis mortkondamnita pro transporto de flugfolioj), tamen ne tute senkaŭze enradikiĝis la opinio, ke ĝenerale estas facile esti kondamnata en Galicio, ol en Kongrespolio aŭ en la iame germana parto de Polio, kie la oficantaj juĝistoj konsideras kiel honora afero, kondamni ĉiun revoluciulon je minimume kvinjaro da punmalliberejo (10 kaj 12 jaroj kiel puntakso estas kutimaj). — Tiun ĉi por Galicio favoran opinion la pola burĝaro utiligis por si, kiam ĝi faris la unuan proponon por transdono de l’deputito k-do Lancucki de galicia prokuroro. Per tio fariĝis multe pli facile por ĝi, efektivigi la transdonon, ol okaze se la propono je transdono estus farita de la prokuroraro de Kongrespolio aŭ Polio. Sed kiam estis atingita tiu transdono, estis facile, ebligi pluajn transdonojn de Lancucki, kio fakte okazis en tuta serio da kazoj. La novaj transdonoj rilatas jam al Kongrespolio, kaj oni povas estis certa, ke se ne la proletaro de Polio kaj de l’ eksterlando efikas plej fortan premon je la pola registaro, la sorto de l’ kamarado Lancucki estas decidita.

K-do Lancucki plue troviĝas en malliberejo kaj estas en la komenco nur de tuta serio da procesoj.

K-do Lancucki estas perdita, se la proletaro ne helpos al li!

— pàgina 6 —

6

SENNACIULO

DISKUTEJO

Pri SAT-plibonigo kaj unuigo de proletara Esperanto-movado

SAT estas ja vivanta organismo. Tion pruvas la pulsoj, kiuj batas diversloke, diversfake, diverscele. Iuj estas negativaj, malsanigaj kaj celas nur detrui la organismon; aliuj male signas pozitivan celadon al perfektigo, plikreskado, plifirmigo de la juna SAT-organismo. La unuaj tendencas al disigo, apartigo; ili estas tute saturitaj je sektemo, partia fanatikeco kaj aliaj similaj ecoj. La duaj celas nur trovi la plej bonajn vivkondiĉojn por ke la organismo normale malvolviĝu kaj plenumu sian taskaron.

La ĉi-subaj konsideroj de k-do 2921 apartenas certe al la dua kategorio de pulsantaj fortoj, baraktantaj en SAT.

Antaŭ kvar jaroj, kiam SAT stariĝis kaj celis, sur tutmonda skalo, apliki esperanton por la servo de la tutmonda proletaro, la konsideroj diritaj ĉi-sube tre certe mistrafus la celon. Psikologiaj kaj materialaj baroj estis tiutempe tro fortaj por ke objektive pensanta homo povu prezenti al si la efektivigon de tia plano.

Ĉu hodiaŭ la konkreta kaj psikologia stato de la esperanta afero povas pravigi la vidpunkton de k-doj 2921 kaj Kolĉinski (Vidu la n-ron 13 de S.)? Parolante sincere, ĝis nun mi ne sukcesis plene konvinkiĝi pri tio…

Sed almenaŭ ne estas domaĝe, ke la temo estu larĝe debatata. E. L.

La lastaj jaroj montris al ni etan progresadon de prol. Esperanto-movado. Ni havas multajn malgrandajn organizaĵojn agantaj laŭ diversaj skaloj (sennacia, lingvoregiona, landa ktp.). Ĉi organizaĵoj plenumas la saman laboron «per» kaj «por» Esperanto, kvankam ili ekstere sin diferencigas kaj apartigas. (Vidu artikolon de k-do Kolĉinski Sen. n-o 13, 1924).

Niaj fortoj estas disigataj en tempo, kiam la solidareco kaj unikfronteco devus antaŭenpuŝi nian aferon.

Multaj k-doj jam delonge sopiris pri unuigo de ĉiuj proletaj esperantistoj je unueca, aktiva kaj amasa, sennacieca organizaĵo en kiu la per- kaj poresperanta laboro harmonie disvolviĝus, kia estus kontinua fronto kontraŭ la burĝoj. La faktoj pruvas, ke tempo por la koncentrigo de nia movado jam estas matura kaj ĉi aktuala problemo jam okupas multajn k-dojn en Sovetio, Germanio, Francio kaj aliaj landoj.

Nia movado havas sennaciecan organizaĵon, kies idearon principe aprobas la plimulto de proletaj esp-istoj eĉ ne SAT-emaj. La SAT-organizmetodoj tial devos esti bazo por la unuiĝo. Ekzistas k-doj ne emantaj al SAT pro ne-finkonstruo kaj mankoj en la nuna organizo: kelkaj diferencoj inter diversaj partianoj, nesufiĉa demokrateco, ŝajna neebleco de poresperanta laboro ktp. Povas esti ke kelkaj asertoj de iaj k-doj estas troigitaj, sed tio ne gravas. Gravas, ke SAT estas la plej konvena bazo por la unuigo, ke la mankoj ne estas tiel malhelpecaj por malebligi la unuigon. Jenan skizon oni povas fari ilustrantan la principojn kaj metodojn de unuigo. Ĝi enhavas aliĝojn kaj malnovajn punktojn de SAT-strukturo kaj organizo. La k-doj SAT-anoj estas petataj prikonsideri la punktojn kaj interŝanĝi opiniojn. Cetere la skizo nur estas fundamento sen detalaĵoj.

* * *

SAT-organizo

Principoj. 1. Plena demokrateca bazo ¹) 2. Nenia burokrateco, libera iniciato 3. Proleta unikfronteco 4. Bazo ebliganta unuiĝon de l’ tuta proletara Esp-o-movado.

Membreco. 1. SAT-membro povas esti ĉiu aprobanta la statuton kaj ne apartenanta al kontraŭproletara organizaĵo.

  1. Ekzistas 2 membrokategorioj: aktivaj kaj pasivaj (lernantoj, subtenantoj ktp.). Aktiva membro povas fariĝi nur tiu, kiu buŝe kaj skribe uzas Esperanton. Ĉiuj SAT-servoj estas je dispono de ambaŭ kategorioj.

  2. La membreco estas individua, sed nepre estas dezirinde ke ĉiuloke la SAT-anoj sin organizu en grupoj por koncentrigo de SAT-laboro.

  3. Ĉiuj membroj pagas unuecan kotizon ĉiujare aprobenda per ĝenerala voĉdonado.

Centra organizo. 1. Ĉiujare okazas SAT-kongreso por konsiderado de teoriaj kaj praktikaj problemoj de la movado. Neniaj decidoj de kongreso validas, ĝis aprobo per ĝenerala voĉdonado. Ankaŭ pri proponoj, kiujn la kongreso malaprobas estu voĉdonata.

La voĉdonado devas esti finita kaj la rezultoj anoncitaj maksimume 12 semajnojn post la kongreso.

  1. SAT-anoj de ĉiu sektoro elektas senpere, konforme al sia nombro, (ĉiu sektoro nur por si mem kaj el si mem) siajn anojn por la direkta komitato (ekz. ĉiuj 200 SAT-anoj — unu ²).

  2. La direkta komitato estas konsilantaro por plenumigo de agoj deciditaj de la membraro. Ĝi formas por praktika laboro la ekzekutivan komisionon.

  3. Ĉiujare okazas novelektoj de direkta komitato.

Administrado. 1. La reciprokaj aferoj inter SAT-administracio kaj membroj povas esti direktaj.

  1. Perado por SAT-grupoj en komunaj aferoj estas dezirinda.

Eldonado. 1. Por eviti diferencojn inter diversaj partianoj, oni oficiale elektu eldonkomisionon el reprezentantoj de ĉiuj polit. tendencoj, kiu ekzamenu indajn verkojn kaj decidu pri ilia presigo.

¹) Ĉu ekzistas pli demokrateca sistemo ol ĝenerala voĉdonado de la membroj? ²) Ĉu ne ekzistus danĝero je ia «sektora patriotismo»?

Decido de la grupo Wormerveer (Nederl.):

«Ni prenis la decidon por tri monatoj aboni por ĉiuj niaj membroj nian Sennaciulo.

Ĉiuj anoj do povos konatiĝi kun nia gazeto, kaj kiam ĝi plaĉos al ni ĉiuj, ni eble povos daŭrigi la kolektivan abonon.

Ni do plifortigas la ekziston de nia gazeto kaj esperu ni ke multaj laboristaj kluboj sekvos tiun ĉi ekzemplon.»

  1. La akcioj de eldonkooperativo laŭeble estu universalaj transpagiloj por proletaj esperantistoj.

  2. Sennaciulo restas informorgano kun nepolemikaj artikoloj, informoj pri laborista, SAT- kaj Esperantomovado.

  3. Se la redakcio de Sennaciulo rifuzos presigi artikolon, pri tio povas decidi laŭ cifero 1 formenda gazetkomisiono.

Informgazetservo. 1. En ĉiu lingvoregiono (germana, franca, angla ktp.) oni aranĝu sennaciecajn informoficejojn, kiuj interŝanĝos sian materialon pere de centra SAT-informejo.

  1. La informservoj laboras per konstantaj korespondantoj loke (esperkor).

SAT-grupoj. 1. Estiĝas per libera unuiĝo de SAT-anoj por kolektiva per-por-Esperanto-laboro.

  1. Ilia organizo enhavas laŭbezone: laborrondojn, bibliotekon, Esperantokursojn ktp.

Fakoj. La SAT-anoj povas libere unuiĝi je sendependaj fakoj por komuna laboro ekz. poŝtistoj, metalistoj, fervojistoj, sportistoj, Esperantopropagandistoj (propagando-fakoj).

Unuigo de proletara Esperanto-movado

Konsiderante necesege sennaciecan unuiĝon por la tuta movado kaj amasan organizon estas dezirenda aliĝo de ĉiuj prol. esp. organizaĵoj al SAT surbaze de antaŭaj organizprincipoj. La procedo povas sendolore okazi jene:

  1. Ĉiuj laboristaj esp. organizaĵoj transformiĝas resp. likvidiĝas. Ĉiuj peresperantaj entreprenoj (ekz. nacilingvaj gazetoj) estas transdonotaj al propagandofakoj (vidu sube).

  2. La membraro de organizaĵoj SATaniĝas laŭ membrokategorioj.

  3. La lokaj grupoj kunfluas kun SAT-grupoj. La lokaj Esp.-entreprenoj funkcias plue.

Poresperanta laboro en SAT-kadro estas obligata dank’ al la fako-principo.

  1. En ĉiu lingvoregiono la SAT-anoj speciale por Esperanto propagandantoj kuniĝas je aŭtonomaj (kiel aliaj SAT-fakoj) propagandofakoj.

  2. Ĉiu propagandofako havos a) Kooperativan eldonejon, tasko: eldonado kaj disvastigado de porsennaciisma kaj poresperanta propaganda literaturo nure nacilingva (gazetoj, lerniloj, broŝuroj, flugfolioj ktp.). b) Proletan Esperanto-Instituton, tasko: Subteno de lab. Esperanto kursoj, de Esperanto-instruado, pritrakto de lingvaj problemoj.

  3. La nun aperantaj propagandaj nacilingvaj gazetoj kiel Arbeiter-Esperantist, L’Antinationaliste, Soveta Esperantisto ktp. samkiel eldonejoj (librostokoj) de GLEA, «Nova Epoko» ktp. transiros por plugvidado al propagandofakoj.

  4. La propagandaj fakoj estas sendependaj entreprenoj de aliĝintaj SAT-anoj. Ilia administracio estas elektata de koncernaj fakanoj.

  5. La financa bazo de regiona koop. eldonejo unuiĝas el kotizoj de fakanoj, de eldonitaj akcioj kaj de vendado de ĝia literaturo. Subteno flanke de SAT okaze estas dezirinda. La eldonejo ĉiam havu kontakton kun la (speciale esperantlingva) SAT-eldonkooperativo. (La vivebleco de sendependaj koop. eldonejoj pruvas la Nova Epoko en Moskvo).

Tiamaniere estas eble efektivigi unuecon. Vivu sennaciismo! 2921.

SAT-anoj!

Metu ĉi supran temon sur la tagordon en viaj grupkunvenoj!

— pàgina 7 —

SENNACIULO

7

ALVOKOJ KTP.

SAT kaj TLES

La SAT-anaro de Cassel en sia lasta kunveno ege bedaŭras la izoliĝon de l’ anarkistaj k-doj, fondantaj novan senŝtatan organizaĵon, kiel malfortigo de revoluciemaj fortoj. La kunvenintoj diverspartiaj deziras, ke la SAT-frakcioj estu nure propagandfakoj por forte efiki kaj propagandi en la koncerna partio. En SAT ni nur estu SAT-anoj!

Laŭ nia opinio ne estas necese eldoni novan gazeton, ĉar per „Sennaciulo» estas garantiite, ke la anarkistaj k-doj povas propagandi kaj enmeti artikolojn por la TLESa movado. Ili nur devas verki tiajn artikolojn kaj ensendi redaktejon de «Sennaciulo». Ni ege petas la anarkistajn k-dojn, resti en SAT kaj kunhelpi servigi Esperanton por la tutmonda proletariaro revoluciema. Unuigitaj sur la bazo de propagando de Esperanto, la laboristoj ĉiupartiaj povas komune labori fervore. Ni ne estu partiaj fanatikuloj kaj detruantoj.

Fred. Deiters (264), Georg Ort (279), Heinrich Trinter (3279), Luise Hodek (2301), Ferd. Merker, Erich Richter, Karl Kyas (447), Wilhelm Becker (886), Rud. Thomser (780), Wilhelm Bock (1722), Carl Mailand (265).

Al la Socialistaj SAT-anoj

Kamaradoj!

Kelkaj el vi plendas pri la trooftaj artikoloj komunistemaj en «Sennaciulo». Ĉu iu el vi sendinte artikolon socialisteman al S., jam trafis malakcepton? Eble ne! Tiam, pro kio senĉese vi murmuradas?

Socialistaj SAT-anoj, Sennaciulo estas gazeto via kiel ĝi estas tiu de alipartiaj kamaradoj. Do, kunlaboru. Montru ke vi estas vivantaj! Ĉu SAT ne havas socialistajn membrojn en via lando? Se jes, ili verku artikoleton pri sia partio, pri sia sindikato, pri sia kooperativo. La redakcio de S. devas akcepti viajn artikolojn. Sed verkante neniam forgesu, ke en SAT troviĝas nesamopiniantoj. Vi estu toleremaj kaj viaj artikoloj neniam entenu insultojn.

La kamaradoj kies artikoloj estus malakceptitaj de la redaktoro estas insiste petataj skribi al la subskribinto.

Leon Bergiers, membro de la Belga Socialista Partio prezidinto de la IV. Kongreso de SAT.

Laboristaj, Studentaj, Vilaĝanaj korespondantoj Atentu!

Blankrusa Esperanta Gazet-Informa Oficejo

petas ĉiulandajn samideanojn sendi al BEGIO artikolojn kaj korespondaĵojn pri diversaj temoj (laborista movado, vivo, pri studenta vivo, pri laboristaj kluboj, pri literaturo, pri observado de SAT-anoj, pri teatro, medicino, socia vivo, marksismo ktp.)

Artikoloj kaj korespondaĵoj estos presitaj en ĵurnaloj kaj gazetoj.

Studentoj, junuloj kaj infanoj — sendu viajn leterojn.

Blankrusaj studentoj, junuloj, komunista junularo, pioniroj-infanoj al vi respondas. Respondo garantiata.

Oni akceptas fotografaĵojn, vidaĵojn, PKI, naciajn gazetojn ktp. Adreso: Sovet-Unio. Blankrusio. Minsk. Poŝtkesto 33, Dim. Snejko (Gvidanto de BEGIO).

Al la anarkistoj

La unua volumo de nia scienca biblioteko — la «Etiko» de P. Kropotkin estas jam transdonita al la eldonkooperativo de SAT por la aperigo. Ĝi atendas nur ke oni mendu ĝin. La dua volumo — «L’ anarkismo» de A. Borovoj estas ankaŭ jam fintradukita kaj pretigata por la aperigo. La eldonadon de ĉi grandvalora, ekzistanta nur en rusa lingvo, verko promesis al ni kamarade la eldonejo «Oeuvre Internation. des Editions anarchistes» (Ellaboraĵo Internacia de anarkistaj eldonaĵoj) en Parizo. Tuj kiam la monstato de ĉi organizaĵo permesos tion, ĝi aperigos nian tradukon. Ankaŭ aliaj verkoj estas jam tradukitaj, sed pri ilia sorto ni dume nenion povas diri. Tamen la k-doj estas petataj daŭrigi sian laboron kaj provizi nin per tradukaĵoj. Ni petas la k-dojn: Haine, Quarone, Eder, Bosma, Sweiker kaj Pargaĉevski informi nin tuj pri la stato de ilia laboro. Se la verkoj de ili tradukataj estas jam finitaj, ili sendu ilin plej eble baldaŭ al ISAB.

La k-doj kapablaj traduki el esp-o nacilingven estas petataj sin anonci al ISAB. Precipe estas petataj la k-doj scipovantaj la italan kaj la hispanan lingvon, ĉar en ĉi lingvoj ni povas pli facile eldoni niajn tradukojn (al ni estas promesita helpo de eldonejoj). Kuraĝon amikoj! Daŭrigu vian laboron, varbu mendantojn por la «Etiko». Ĉion sendu al J. M. Esperanto 9, Rue Louis Blanc, 9, Paris X., Francio.

P. S. Ĉiuj korespondantoj de ISAB estas petataj ĉiam aldoni respondkuponon.

SAT-varbantoj en Sovetio!

«Laborista Solidareco» en Kremenĉug intencas la eldonon de propagandilo nova, por kiu estas necesaj la adresoj de ĉiuj k-doj varbemaj el ĉiuj urboj de Sovetio!

La k-doj bonvolu komuniki siajn adresojn poŝtkarte al: «Laborista Solidareco» V. Kolĉinski — Kremenĉug.

Kropotkin pri rusa revolucio

(Fino)

— La grandioza konstrua laboro, postulata de socia revolucio ne povas esti plenumita de centra registaro, eĉ se ĝi havus kiel gvidilon por sia laboro ion pli esencan, ol kelkaj socialistaj kaj anarkistaj broŝuroj. Ĝi postulas la konon, la cerbojn, kaj la volontan kunlaboradon de amaso da lokaj kaj specialistaj fortoj, kiuj sole povas ampleksi la diversecon de ekonomiaj problemoj en iliaj lokaj aspektoj. Forsvingi tiun kunlaboradon kaj konfidi al la genio de partiaj diktatoroj — estas detrui ĉiun sendependan kernon, kiel sindikatoj (nomataj en Rusio «Profesiaj unuiĝoj») kaj lokaj distribuaj kooperaj organizaĵoj, transformante ilin en burokratajn organojn de la partio, kiel ĝi estas farata nun. Sed tio ne estas la vojo por fari revolucion; ĝi estas la vojo por neebligi ĝian realigon. Kaj jen kial mi konsideras kiel mia devo serioze averti vin ne sekvi similan agadlinion.

Imperialistaj konkirantoj de ĉiuj nacioj povas deziri ke la loĝantaro de la eks-imperio Rusia restu en mizera ekonomia stato, plejeble longe kaj tiel estu kondamnita provizi Okcidenton kaj Mezan Eŭropon je krudaĵoj, dum la okcidentaj manufakturistoj, produktantaj manufakturajn varojn ricevu ĉiujn profitojn, kiujn la loĝantaro de Rusio povus aliel obteni el sia laboro. Sed la laboristaj klasoj de Eŭropo kaj Ameriko kaj la intelektaj kernoj de tiuj landoj certe komprenas, ke nur per la forto de konkiro ili povus meti Rusion en tian subigitan staton. Samtempe la simpatioj, kun kiuj nia revolucio estis renkontita tra la tuta Eŭropo kaj Ameriko, montras, ke vi estis feliĉaj saluti en Rusio novan membron de la internacia unuiĝo de popoloj. Kaj vi certe baldaŭ ekvidos, ke estas en la intereso de la laboristoj de la tuta mondo, ke Rusio eliru kiel eble plej baldaŭ el la kondiĉoj, kiuj paralizas nun ĝian disvolvon.

*

Ankoraŭ kelkaj vortoj. La lasta milito starigis novajn kondiĉojn de vivo en la civilizita mondo. Socialismo, certe, faris konsiderindan progreson, kaj novaj formoj de pli sendependa vivo certe estos baldaŭ kreitaj sur la principoj de loka politika sendependeco kaj libera volo en socia rekonstruo, ĉu per paca vojo, ĉu per revoluciaj rimedoj, se la intelektula parto de la civilizitaj popoloj ne partoprenos en la tasko de neevitebla rekonstruo.

Sed la sukceso de tiu rekonstruo dependas grandmezure de la eblo de intima kooperado de diversaj popoloj. Por tiu kooperado la laboristaj klasoj de ĉiuj nacioj devas esti intime ligitaj kaj por tio la ideo de granda Internacio de ĉiuj laboruloj de la mondo devas esti renovigita; ne en la formo de unuiĝo, direktata de unu sola partio, kiel okazis en la Dua Internacio kaj okazas denove en la Tria. Tiaj unuiĝoj, certe, havas sian ekzistorajton, sed apud ili kaj unuiganta ilin ĉiujn devas ekzisti unuiĝo de ĉiuj sindikatoj de la mondo, de ĉiuj kiuj produktas la riĉon de la mondo unuigitaj por liberigi la produkton de la mondo el ĝia nuna sklaviĝo al kapitalo.

P. Kropotkin Trad. el «Freedom» n.ro 374 Ajnulo.

Iom da sprito

Demandita pri la nova registaro en Germanio, Karl Radek jenon diris:

— Sola, al kiu mi ne envias, estas la katolika centro en Reichstag!

— Kial?

— Ĉar el la fajro ĝi trafis sub flamon. Ĝi estis sub regado de marksismo, kaj nun ĝi estas sub luteraneco.

— Nu, certe. Ja la registaro de Marx estas anstataŭita de la registaro de Luther!

El «Ogonjok» esperantigis 1516.

La lingvo de dio

Du soldatoj diskutas siajn aventurojn. Unu de ili priparolis la konduton de la ĉinoj kies militistoj, antaŭ ol ili komencas batali, ĉiam preĝas. «Kompatindaj diabloj», respondis la dua, «kiel ili atendas ke dio komprenos ilin preĝantajn ĉine?»

En la lasta dramo de George Bernard Shaw, «St. Joan», unu el la juĝistoj de Joan¹) pruvis ke ŝi estas herezulino, ĉar laŭ ŝi dio kaj la sanktulinoj parolis al ŝi france, ne angle.

¹) Johanino (d’ Arc).

— pàgina 8 —

8

SENNACIULO

TRA LA KLASBATALO

En Ostrovo-Ĉekoslovakio, kie strikas 88% de la minlaboristoj, okaze de demonstrado la laboristoj kunpuŝiĝis kun ĝendarmaro. Du laboristoj estas mortpafitaj, kvin grave vunditaj.

En Norda Sakalino, cedita de Japanio al Sovet-Unio, estas suprentirita la soveta flago.

La pola ambasadoro en Minsk estas forpelita de sovet-unia teritorio. Li protektis la polan fipastron Uzas, kiu estas akuzita pro bestaj krimoj kontraŭ inoj kaj infanoj. La proceso kontraŭ li okazos en Leningrad.

En Böhlen apud Leipzig mortis 11 laboristoj pro enfalo de kamentubo. — En Karnap apud Essen nova minkatastrofo: 12 mortintaj minlaboristoj.

En la antibolŝevista tendencproceso en Leipzig la regna prokuroro pledas por 5 mortkondamnoj. La pruvmaterialo de la defendantaj advokatoj estas plene ignorita. Senkompara tribunala krimego!

En Berlin 10 000 metallaboristoj estas lokaŭtitaj.

La prusa landparlamento elektis la socialdemokraton Braun ministroprezidanto.

La ribelo de negraj gentoj en Sudokcidenta Afriko estas sufokita de angloj.

Esperanto en la praktiko

El la Internacia Transportlaborista Federacio

La tutlanda kongreso de la Estoniaj fervojistoj, 25. ĝis 27. marto decidis aliĝi al la ITF.

Ankaŭ la estraro de la finnlandaj fervojistoj proponos je la venonta kongreso la aliĝon.

En Eŭropo tiam nur la Sovet-Unio, Litovio, Portugalio kaj Turkio staras ankoraŭ ekster la vicoj de la Federacio Internacia.

Fakto karakteriza je la praktika uzebleco de la mondhelplingvo Esperanto estas sendube, ke tuta la korespondado kun la estoniaj fervojistoj kiu kondukis al la aliĝo, estis farita en esperanto.

La ITF-oficejo kiu jam uzadis kaj uzadas la anglan, francan, germanan, hispanan, italan, svedan, kaj holandan lingvojn, nuntempe korespondas i. a. esperantlingve celante la aliĝon kun esperantistaj fervojistoj en Turkio, Portugalio, Persio, Japanio kaj Ĉinio.

Peto

Okaze de Distriktkonferenco Berlin-Brandenburgo je la 17. majo ni intencas aranĝi ekspozicion de Esp-aĵoj por interesi la laboristaron pri nia afero. Gek-doj, ni petas alsendi materialon, kiel poŝtk., sigelmarkojn, gazetojn, librojn, broŝurojn ktp. al adreso: O. Jeserick, Damm 70, Jüterbog (Germ.).

Radiotelefonio

Esperanto-kurso de Moskva laboristsindikata radiostacio daŭras plensukcese :: Okazontaj esperantlingvaj radioparoladoj :: Per SAT-servo ni helpu al pluaj sukcesoj de esperanto en laborista radiotelefonio ::

Anoncita en Sennaciulo radiotelefona kurso de Esp-o ĉe radiostacio de MGSPS en Domo de Sindikatoj havis jam ok ĉiusemajnajn lecionojn; la intereso estas tre granda kaj povas esti mezurita per pli ol 1000 disvenditaj en radio magazenoj lernolibroj de Esp-o kaj per multaj leteroj de aliurbaj laboristoj, petantaj ke la kurso estu ripetita per pli forta radiostacio (la stacio en Domo de Sindikatoj servas nur la urbon mem kaj ne sufiĉas por radiuso pli granda ol 20 klm). Antaŭ ĉiu leciono estas farata enkonduka 15-minuta raporto, temanta pri historo de esp-o, pri disvolviĝo de laborista esp-a movado, pri praktika utiligo de esp-o por proletaro kaj pri SAT.

En la antaŭa numero de Sennaciulo estis anoncita pri esperantlingva parolado, okazonta 20/IV de la stacio Sokolniki. Ĝia celo estas speciale provi aŭdeblon de tiu stacio en okcidenta kaj centra Eŭropo, precipe por laboristaj radio-amatoroj. Estas tre grave ke ĉiu aŭskultonto nepre informu la gvidanton de Radio-fako ĉe MGSPS (Moskva Intersindikata Komitato) pri la rezultoj, ĉu pozitivaj ĉu negativaj, adresante al Inĝ. Vinogradov, Moskvo, B. Dmitrovka, Dom Sojuzov, Radio-otdel MGSPS. Samtempe estus tre bone se k-doj skribus pri stato de laborista radio-telefona movado en sia lando, pri ebleco por laboristo akiri radioakceptilon kaj pri la sistemoj de tiuj akceptiloj. Tiu materialo estos uzita en la eldonata de MGSPS laborista radiorevuo, regule presanta resumojn de siaj artikoloj en esp-o. Samtempe niaj SAT-kamaradoj refoje pruvus pri praktika valoro de nia lingvo kaj de nia SAT-aparato, interliginte laboristajn radiorondetojn en Sovetio kun tiaj en aliaj landoj.

Proksimas al evidente sukcesa fino traktadoj kun Popola Komisario de Poŝtoj kaj Telegrafoj pri ĉiusemajna esperantlingva radioparalado per la potenca Moskva radiostacio je la nomo de Komintern. Ni esperas ke dum tiuj radioparoladoj ni sukcesos ankaŭ propagandi SAT per raportoj pri ĝia laboro kaj ĝia servado al ĉiulandaj proletoj. Sed tio certagrade dependas de tio, kiom niaj kamaradoj montros sian vivemon kaj aktivecon en informado de MGSPS pri rezulto de ĝia provo.

G. Dem.

Presistoj!

«Tallina Presista Unuiĝo decidis aranĝi dum la nuna somero ekspozicion de preslaboroj¹), kiu estu grandioza kaj ebligu pririgardon de plej bonaj laboroj el diversaj landoj. Tial la estraro de Presista Asocio de Estonio turnas sin al la eksterlandaj kamaradoj kaj petas sendi kolektojn, same adresojn, de kie ni povu ricevi tiajn preslaborojn. Se oni postulos, ni resendos al la sendintoj la ricevitaĵojn nedifektite.

Oni povas skribi esperante, estone, france, angle, germane kaj ruse. Adreso: Presista Asocio de Estonio. Rüütli 15—4. Tallinn. Estonio.

Atendante komplezon de la eksterlandaj kamaradoj

Presista Asocio de Estonio.«

Tiel tekstas esp-lingva alvoko en la estonia presista gazeto «Trükitööline» n-o 7 («Presisto»). Unua teksto aperis en n-o 6. Tie estis priskribataj la fonda kunveno de Esp-Fako ĉe Tallinna Presista Unuiĝo kaj longeta alvoko por la eksterlandaj Presistaj Unuiĝoj, ke ankaŭ ili sekvu aŭ imitu Tall. Pres. Unuiĝon kaj fondu Esp.-Fakojn.

Tuj post fondo de la Esp.-Fako estis aranĝata esp.-kurso. Entute enskribiĝis 23 presistoj.

Nun kelkajn karakterizajn vortojn pri rilatoj inter esperanto kaj estonia presistaro. Lastsomere okazis IV. Tutestonia Presista Kongreso en Tallinn kaj ĝi postulis, ke: «en la lernejoj estu instruata esperanto anstataŭ religio». Entute oni povas rimarki ĉe la presistaro grandan simpation por esp. Kaj nun iom post iom la Pres. Asocio ĝin uzas jam praktike. Imitu!

Kaj nun estas nia devo, ke ni esperantistoj-presistoj helpu kaj montru ĉiamaniere, ke la espero de Pres. Asocio je esperanto ne estas vana. Nun estas bona okazo. Ĉiuj, kiuj volas, ke la ekspozicio estu efektive grandioza, estas petataj sendi diversajn preslaborojn aŭ almenaŭ adresojn, de kie la Asocio povu ilin ricevi.

Presistoj, montru utilecon kaj servemon de esperanto! Joto.

¹) Ĉiuj esperantaj, same ankaŭ nacilingvaj presistaj aŭ aliaj gazetoj estas petataj represi la alvokon! Traduku por nacilingvaj gazetoj! Presista Asocio de Estonio.

[REKLAMO p.8] Ĵus aperis la — Ĵus aperis la Jarlibro 1925 de la Esperanto-Instruistaro Tutmonda Pli ol 2000 adresoj el ĉiuj landoj. Necesa helpilo por la interrilato kun instruistoj kaj lernejoj en tutmondo Prezo: 1 svis. fr. por bonvalutaj landoj; 3 fr. fr. por mezvalutaj landoj; 0.60 gmk. por malbonvalutaj landoj. Rabato: 16% por 2 ekzempleroj; 25% por 5 ekzempleroj; 33% por 8 ekzempleroj. Sendu mendon kaj pagon al M. Goldberg, Klemmstrasse 14, Leipzig-Connewitz (Germ.) (Reklamo enkadrigita per ornama ondolinia bordero.)

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 30, 23 d’abril de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

[BILDO p.1 | 5,8,90,36] Kaplinio de la gazeto: supre kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE»; sub ĝi la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO» en secesia tiparo.

1-a Jaro, N-o 30 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 23. Aprilo 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. — Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Perspektivo postmondmilita

Antaŭ la lasta milito de la Antanto kontraŭ la Centraj Potencoj, Anglio estis la plej alta lando, laŭ vidpunkto de industria evoluado. Ĝi nur havis unu konkuranton kiu laŭŝajne estus gajninta tiun pozicion. Okazis la milito, kaj Germanio estis venkita. Oni parolus penpripense, se oni dirus ke Anglio estus konservanta sian antaŭan monopolecon kiel ĉefa industria lando. Dum la militjaroj evoluis eksterordinare rapide du aliaj landoj, Japanio kaj Usono, kiuj nun okupas kiel konkurantoj la antaŭan pozicion de Germanio rilate al Anglio.

Post la milito ni nun troviĝas en tiu situacio, ke Germanio estas sklavigita lando sub la ekspluat-kontrolo de Eŭropo-Ameriko, kaj plie — ke tuta Eŭropo estas sklavo de la plej alta potenco — Usono. Anglio nun devas konkuri kontraŭ Usono.

La ŝanĝo en la mondgraveco de ambaŭ landoj montriĝas precipe en ciferoj pri koton-ŝpinado kaj posedo de ŝipoj.

Ŝpinilojn havis 1912 1922 Britio 55,1 56,6 milionojn Usono 29,5 36,9 „

Ŝipojn havis 1913 1923 Britio 18,8 19 milion. tunojn Usono 1,8 12,4 „ „

Post la milito Japanio enŝovis sin inter la rangoj de la ĉefaj nacioj kaj pretendis sian rajton esti traktata kiel moderna lando. Ĝia rapida evoluo montriĝas en jenaj ciferoj:

Ŝpinilojn havis 1912 1922 Japanio 2,1 4,6 milionojn Ĉinio 0,9 2,2 „ „

Antaŭ la milito Japanio kutimis importi siajn kotonprovizojn de okcidentaj landoj kiel Anglio, sed nun — post la milito — ĝi akiris tiom da novaj maŝinoj ke ĝi ĉesis esti granda merkato kiel antaŭe por tiuj ĉi aĵoj. Ĝi mem produktas ilin kaj sendube post kelkaj pluaj jaroj eniros la mondkomercon kiel plensignifa konkuranto kontraŭ la aliaj okcidentaj potencoj. Same okazis pri aliaj orientaj landoj. Tiu evoluo reflektiĝas en la komercado de Anglio, laŭ jenaj ciferoj:

De Anglio estis eksportitaj kotonaĵoj

al 1913 1921 1922 1923 Turkio 360 56 67 85 Ĉinio 716 211 309 234 Japanio 50 13 21 16 Brita Hindio 3057 1092 1403 1411

milionaj kvadrataj jardoj (= 36 coloj)

La problemo nun prezentiĝas al la kapitalistoj en la klara formo: Kiel trovi novajn merkatojn por disponi pri la komercaĵoj propraj? — La konkurantoj ŝvelas laŭnombre, kaj la merkatoj fermiĝas.

Tiu malfacileco ne povas solviĝi sub kapitalista mondregado.

Kvankam Japanio estas insulo kiel Anglio, tamen ĝia prosperkapablo renkontis gravan malhelpaĵon. En Anglio la ĉefaj mineraloj, fero kaj karbo, estas tre proksimaj unu al alia, kaj tiu fakto permesis ĝian stariĝon kiel unuaranga potenco. Sed tiuj ĉi mineraloj tute mankas en Japanio. En tiu lando troviĝas la maŝinaro, sed mankas la krudmaterialoj.

Tiu manko en la ekonomia sfero direktas la politikon de Japanio iri eksteren por akiri landojn kiuj entenas la mankantajn mineralojn. Kaj tia lando troviĝas en proksima apudeco kaj ankaŭ ne estas forprenita jam de alia potenco. Estas Ĉinio. En tiu lando troviĝas fero kaj karbo, precipe en Manĝurio. Laŭ parolo de S-ro Inone (gubernanto de la Banko de Japanio) 1921, «la demando estas grava, ĉar japana loĝantaro kreskas je sesĝis sepcent miloj ĉiujare, ĝi posedas kvar milionojn da ŝpiniloj, sed nenian kotonon, teksas 34 milionojn da jardoj da lano ĉiujare, sed posedas neniajn ŝafojn, kaj konsumas 1½ milion-tunojn da ŝtalo ĉiujare, sed posedas neniajn krudajojn. Konsekvence devas esti diferenco inter la ekonomiaj agoj de Japanio kaj tiu de aliaj nacioj en Ĉinio, — sed la situacio estus tuj komprenata de ĉiuj potencoj.»

La Sud-Manĝuria Fervoja Kompanio estas la ĉefa bazo por Japania agado en Manĝurio. Ĝi estas potenca kompanio, el kies kapitalo granda parto estas posedata de la japana registaro. Tiu ĉi kompanio fondita en 1906, estas multe pli ol nura fervoja kompanio: ĝi kontrolas hotelojn, gasejojn, akvejojn, ferlaborejojn, karbominejojn, tramvojojn, elektrafortstaciojn, ŝiplinijojn ktp., ankaŭ lernejojn, hospitalojn kaj farmojn en la fervoja ĉirkaŭaĵo.

Kiel antaŭe menciite, Germanio estas sklavo de la mondkapitalistoj, kiuj plejparte troviĝas en Usono. Kion fari kun la riparproduktajo de Germanio, tio kaŭzas kapdoloron al la Usonaj potenculoj. En la tuta mondo ne troviĝas merkato, kiu povas sorbi tiun amason da komercaĵoj postulitaj de la Dawes-raporto.

Peni reformi la faletantan kapitalismon estas por la laboristoj malŝparo de tempo. La reformproponoj rekonstruas nenion,

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

sed nur plilongigas la por la popoloj suferigan sistemon.

Nur unu solvo videbliĝas: ke socialismo stariĝu en la mondo pere de kompleta tutmonda revolucio.

SAT-ano 3398 (Londono).

K. RADEK

Gvidanto de Ĉina Popolo¹)

(Fino)

Por Sun-Jat-Sen komenciĝas novaj jaroj de elmigrado, novaj jaroj de suferoj kaj meditadoj. Venas la mondmilito. Japanaj armeoj «liberigas» Ĉinion de germanoj, sed nur por prepari, firme eksidiĝinte en Ŝantung, konkiron de la tuta Ĉinio. La grandaj rabistoj ekdronis sur la batalkampoj de Eŭropo; Usono jus konstruas grandan ŝiparon kaj armeon kaj ne povas rezisti al aspiroj de Japanio; en la kontrakto inter la amerika ministro por eksteraj aferoj Landzig kaj japana ambasadoro Iŝi — Usono agnoskas apartajn interesojn de Japanio en Ĉinio. Japanio mortkaptas Ĉinion, penas elŝiri de ĝi 21 kondiĉojn, kiuj en esenco signifas plenan jugon por ĉina popolo. Ĉinio serĉas la savon en tio, ke ĝi deklaras militon al Germanio. Ĝi, kompreneble, ne kapablas gvidi iun ajn militon, sed ĝi tiamaniere esperas, ke estante aliancano de grandaj potencŝtatoj, ĝi trovos ĉe ili defendon kontraŭ japanaj imperiistoj. Neatendite radio de espero lumigas la malhelan estonton de Ĉinio: Vilson predikas la memdifinon de nacioj. La granda norda demokratio proklamas «la grandan vorton». La esperoj de l’ amasoj, la esperoj de ĉina inteligentularo kreskas. Venas la tago de Versajla paco, kiu alportas fordonon de la Ŝantunga provinco kun kvardek milionoj de ĉina loĝantaro en la manojn de Japanio. La ĝojo kaj la esperoj cedas lokon al la plej profunda malreviĝo . . . Sun, kiu dum la tuta tempo daŭrigis sian propagandon kaj estis ligita kun sia gepatra sudo, ne vidas eliron. Alrulas eĥo de la granda rusa revolucio. Anglaj kaj amerikaj telegrafaj agentejoj disvastigas pri ĝi ĉikanojn kaj kalumniojn, sed iliaj furiozaj atakoj pruvas al Sun, ke tie, sur la ebenaĵoj de Rusio, kreskas la nova forto, malamika al la monda imperiismo. Li komencas atenti la imformojn, venantajn el Rusio. La Versajlaj venkintoj deklaras al Soveta Rusio militon, aŭ, pli ĝuste, ili komencas sen militdeklaro bataladon kontraŭ ĝi por ekstermi ĝin. Sed ĝi defendas sin. Ĝi vekas en la laciĝintaj de milito popol-amasoj novajn gigantajn fortojn, ĝi dum du kaj duono da jaroj gvidas la heroan batalon kaj venkas Ententon. Sun plifirmiĝas spirite: li vidas en la rusa revolucio novan aliancanon.

Komence — ĝi estas por li nur la ekstera aliancano. Sun ankoraŭ ne komprenas, en kio estas la forto de l’ rusa

¹) vidi n-on 28.

revolucio. Konkirinte la regpotencon en sudo de Ĉinio, en Kanton, li ne scipovas ligiĝi kun la popol-amasoj, por kiuj li estas nure granda patrioto, defendanta sendependecon de Ĉinio. Li ankoraŭ revas ke li sukcesos liberigi Ĉinion per helpo de diplomatiaj kombinaĵoj, militiroj, kaj ke post lia venko la alilandaj grandpotencoj por eviti militon forjetos la provojn dividi Ĉinion kaj ekonomie helpos al Ĉinio. Sed venko de la Ruĝa armeo super Kolĉak detruas la baron inter Ĉinio kaj Soveta Rusio. Alvenas pli ĝustaj informoj el Rusio, alveturas rusaj revoluciuloj, ĉinoj veturas Rusion. La maljuna Sun ne ĉesas lerni. Li vidas sian dependecon de la burĝaro, de la kantonaj komercistoj, ne allasantaj iujn ajn esencajn reformojn, sen kiuj Sun ne kapablas fariĝi gvidanto de nacia revolucio. Kaj sen la nacia revolucio Ĉinio ne kapablas rompi la fortojn de militularo, kiu post falo de la dinastio dividis la grandan landon vivante je la konto de la disigitaj provincoj. Alianco kun Soveta Rusio, al kiu li celas, ne povas resti nure ekstere-politika kombinaĵo, ĝi venigas al movado la laboristojn (kiuj nun, se konsideri nur la uzinan proletaron, prezentas tri milionojn) ĝi komencas efiki je kamparanoj, kiuj ĝis tiu tempo kapablis krei nur la partizanajn taĉmentojn. La movado de laboristoj kaj kamparanoj elvokas kontraŭ-rimedojn de la burĝaro, kiu komencas organiziĝi, sin armi en Kanton kontraŭ Sun. Sun faras la decidan paŝon, komencas organizadon de revolucia armeo kontraŭ la burĝaro, prezentas programon de kamparanaj reformoj, programon en la regiono de laborista politiko. Sun-Jat-Sen komencas organizi la popolajn fortojn ne nur en Kanton, sed ankaŭ en Ĉinio ĝenerale. Li renkontas kontraŭstaron interne de sia partio, en ĝiaj medioj, ligitaj kun la burĝaro kaj batalantaj kontraŭ organizo de la popola revolucio. Sed Sun decidis. Nek minacoj de anglaj imperiistoj kiuj en la pasinta jaro preparas ofensivon kontraŭ Sun, nek minacoj de skismo en sia partio povas reteni lin; li elektis sian vojon kaj kiom ajn dornriĉa estas ĉi vojo, li persiste sekvas ĝin. Sur tiu ĉi vojo lin trafis la morto.

Antaŭ vi estas vivo de l’ homo, kiu eniros la historion, kiel granda simbolo de la vekiĝo de l’ plej granda en la mondo popolo. Antaŭ ni estas la vivo, plena de laboro, suferoj, menslaboro, bataloj; antaŭ ni estas la granda afero, komencita, sed ne finita, de Sun. Finos ĝin ĉinaj laboristoj kaj kamparanoj, ĉina laborula inteligentularo, kiujn estis vekanta Sun, kiuj vidis en Sun sian instruiston. La grandeco de vivo estas en tio, ke la homo, kiu ĝin travivis, ĉiam paŝis antaŭen, ĉiam estis leviĝanta post ĉia malvenko, studante sian sperton, lernante la novon. En sudo de Ĉinio komenciĝis revolucio de tajpingoj, kiu direktis sin al tio sama, al kio venis Sun post la tuta sia sperto, tra la politiko de konspiro, tra la politiko de diplomatio utiligo de la kontraŭdiroj inter imperiistoj. Sed la revolucia movado en Ĉinio troviĝas nun ne en tiu stato, en kiu troviĝis tajpingoj. Tiam, vidante suferojn de ĉina kamparanaro, per helpo de biblio kreis idealon de laborregno la granda antaŭveninto de Sun — Hung — gvidanto de tajpinga revolucio, mortinta en 1864 j. La ribelo de l’ tajpingoj estis subpremita ĉar ĝi trovis neniun subtenon ĉe laboristaj amasoj de Eŭropo, kiuj eĉ ne sciis, kia granda tragedio okazas ĉe la bordoj de Jance. Nun la ĉina revolucia movado havas potencan aliancanon en rusa revolucio kaj en kreskanta forte monda proletaro. Eŭropa imperiismo ne povas komenci nun militiron kontraŭ revolucia Ĉinio sen riski elvoki profundajn ribelojn en siaj propraj landoj. Kaj la fortoj de Ĉinio mem senmezure kreskis dum tiu ĉi tempo. Por reteni nun en siaj manoj Ĉinion la fremdlanda kapitalo devus movigi milionajn fortojn. Tial la afero de Sun estos finita. Multaj suferoj atendas ankoraŭ ĉinan popolon, multon devos ankoraŭ lerni ĉinaj revoluciuloj por trovi subtenon en la popolaj amasoj de Ĉinio, sed la semo, plantita de Sun jam ne estos piedpremita, ĝi donos riĉajn fruktojn.

Ĉe la tombo de Sun, adiaŭante lin, trankvile kaj konvinke ni povas deklari: la tasko de lia vivo estos plenumita.

Elrusigis G. Demidjuk.

Litovio

Litovio, malgranda ŝtato, havanta pli ol 2 milionojn da loĝantoj sur terspaco de 50 000 kilometroj kvadrataj, troviĝanta sur la teritorio okcidentparta de la cara Rusio, estinta dum longaj jaroj memstara, rericevis sian memstarecon en la jaro 1918. Sen eraro oni povas diri, ke la memstareco de la nuna Litovio estas falsigita. Ĉar la alianco, kiu tiel bele parolas pri justeco homa kaj popola, kiu uzas la «Ligon de Nacioj» kvazaŭ ludilo por propra utilo, ne donis al Litovio la memstarecon pro deziro de popolrajto, sed unue por ke ĝi povu fari barajon inter la «barbara Sovetio» kaj la venkita Germanio, kiu povos restarigi sian faligitan gloron nur se ĝi iros kune kun SSSR, — due, por ke ĝi havu, se estos la bezono, reton je malgrandaj ŝtatoj, kiuj defendu la eŭropan «kulturon kaj civilizacion» kontraŭ la «ruĝa danĝero».

Por diri la veron, — ne ekzistus memstara Litovio. Jam de longe ĝi estus parto federacia de militema Polio — la plej fidela servanto de la Francia kapitalo, — se regus unueco inter la alianco mem, t. e. inter Anglio, kaj Francio. Sed ĉar la interesoj de la du lastaj estas en la plej multaj okazoj alispecaj, malamaj, volas ĉiu el la du registaroj efiki sur kiu ajn difinita terpeco, regno aŭ kolonio. Litovio estas memstara nur, ĉar Anglio volas efiki sur la Balta maro, por ke ĝi povu senpere komerci kun SSSR. Se Litovio estus aldonita al Polio, mastrumus en tiu ĉi

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

regiono nur Francio. Tio estas nedezirinda por Anglio.

Sed la gardistoj de la mondjusteco en Eŭropo — Francio kaj Anglio — ekdividis inter si la grasan rabaĵon kiel amikoj. La memstara Litovio estas lando . . . kaj ĝia antikva ĉefurbo Vilnio estas aldonita per la ribelo Ĵeligovskia al Polio.

Kun certeco oni ankaŭ povas diri, ke Litovio estas ne nur politike falsigita, sed ankaŭ ekonomie malsana. La hodiaŭaj apogrimedoj de la Alianco estos baldaŭ elĉerpitaj pro politikaj cirkonstancoj. Sen apogo Litovio ne povos sin teni ankaŭ ekonomie. Ĉi tio estas tute komprenebla; ne per siaj fabrikejoj, kiujn ĝi preskaŭ tute ne havas, nek per siaj terlaborajoj, kiujn ĝi havas en ia grado, nek per siaj arbaroj, kiuj baldaŭ estos elhakitaj, ĝi povas konkuri kun la eksterlanda foiro por ke ĝia komercado havu normalan karakteron. Maje, por ke la rusa kaj parte ankaŭ la amerika pano ne uzurpu la tutan foiron de la hejmlando, la registaro malpermesis enkonduki agrarajojn el eksterlando. Sed tiu ĉi leĝo estis malforta pro la malbona rikolto en la nuna jaro en Litovio.

Ĉi tie kiel en ĉiuj burĝaj ŝtatoj ankaŭ regas «diversęco je opinioj» kaj «tendencoj» en politikaj, sociaj kaj ekonomiaj demandoj. Sed ĉi tie oni tion rimarkas pli ol en aliaj landoj pro difinitaj kaŭzoj, precipe pro la religia konservativeco kaj malprogreseco, en kiu sin trovas la loĝantaro, ankaŭ pro la senhonta ŝovinismo de la regantaj partioj.

La regantaj partioj ĉi tie estas jenaj: 1) la tiel nomataj «demokratoj kristanaj» kune kun de ili kreitaj markoj «Ligo de terposedantoj», kiuj volas prezenti kun si la vilaĝanojn, kaj «Federacio de Laboristoj», kiuj ankaŭ volas prezenti kun si la laboristojn. Ĝi estas partio, kiu ludas la rolon de papa agento, kaj la vatikano — la direprezentanto sur la tero, kiu celas rericevi sian efikon sur ĝi kaj elmontras sian aspiron precipe en la postmilitaj jaroj — povas fieri, ke krom Polio li ankaŭ ĉi tie trovis por si plej varman neston; 2) la «Popolanoj», kiuj sin prezentas kiel reprezentantoj de la urba burĝaro, etburĝaro kaj ankaŭ de la meza klaso vilaĝana. Ofte ili interŝanĝas la regadon kun la «demokratoj kristanaj». Pli bone dirite: pro personaj interesoj, aŭ kiel oni diras en Litovio: pro aferoj poŝaj ili sin jetas unuj sur la aliajn kvazaŭ du tendencoj. Sed kie oni vidas bonan negocon por ambaŭ, ili transiras el la opozicio en la pozicion kaj direktas kune la regnon kun favoro al la regnanoj . . .

Ne pli bone statas kun la pli malgrandaj partioj: «socialdemokratoj» kaj «progresanoj», kiuj lastaj sin nun titolis, pro malbona partistato, «naciistoj» kaj klopodas por la bienhavantoj. Tiuj ĉi du partioj estas en la opozicio jam de la jaro 1920 kaj batalas kun plumo kaj buŝo kontraŭ la nuna registaro. Sed la batalo estas nur pro tio, ĉar la pli grandaj partioj ne enkondukas ilin en la regnan koalicion, kvankam ili estas formale invitataj, kune kun la malplimulto, kiam oni ŝanĝas la registaron. Tio okazas kiel ordinare en Eŭropo, kie regas «bonkonduko», por ke oni vidu la demokratecon de la regno. En la vero ne estas dezirate, ke ili eniru en la koalicio, ĉar tiam la pli grandaj partioj perdus kelkajn ministrajn paperujojn, t. e. kelkajn varmajn lokojn por sampartianoj.

La «politika batalo», kiu regas inter la partioj, estas falsigita. Kiam oni devas disdividi ŝtelitan monon je honesta maniero (konstrui fervojojn, patrujajn konstruaĵojn) aŭ disdividi inter si bonan terpecon (tio nomiĝas ĉe ni «ter-reformo»), tiam oni fariĝas la plej bonaj amikoj, kaj interrilatas «kristano» kun soc-demokrato, «popolano» kun «naciisto».

Niaj vortoj estas bazitaj je faktoj. Se ni komencus kalkuli la faktojn depost la tempo kiam Litovio rericevis sian «memstarecon», ni atingos la milojn. La spekulacioj kaj ŝtelagoj estas diversaj, grandaj kaj malgrandaj. La eksministro Puriekis — sakarino, kokaino kaj specialajo — la lin-spekulacio; la eksministro Voldemaras — monŝtelo, pafilegkugloj plenigitaj je sablo anstataŭ pulvo; la forŝtelo farita de iu departement-direktoro (vestaĵoj, manĝaĵoj k. a. objektoj, ricevitaj el Ameriko por la litovaj malriĉuloj); la partoprenado de la litova registaro en la konata germana Kutisker-spekulacio, (la ĵurnalo «Vossische Zeitung» estas malpermesita en Litovio pro artikolo pri tio) kaj multaj aliaj — grandaj sumoj deŝiritaj de malriĉaj laboristoj kaj vilaĝanoj. Kaj antaŭ Eŭropo oni sin elmontras kiel honestaj (prave: por kio rajtas la amerikaj, anglaj, francaj kaj germanaj ministroj ŝteli kaj «akcepti donacojn»? . . .).

Ni forgesis, ke krom en ŝtelajoj unuiĝas la partireprezentantoj ankaŭ en alia afero. Ni parolas pri la komuna fronto kontraŭ laboristoj kaj vilaĝanoj.

La sinjoroj, kiuj krias — ĉiu en sia maniero — ke ili estas la senperaj kaj pravaj reprezentantoj kaj defendantoj de laboristoj, kondukas komunan bataladon kaj tenadas komunan fronton kontraŭ la samaj laboristoj kaj vilaĝanoj, kiam la lastaj postulas pli bonajn laborkondiĉojn, pli homajn rilatojn al si (ĉar se vi ne estas oficisto, sinjoro aŭ mon- kaj bienhavanto, vi ne estas certa, ke oni vin ne arestos kaj turmentos kiel ŝtatperfidulon), organiz-liberecon, parolliberecon (la konstitucio estas papero kaj ĝi kuŝas en la arkivo). Kaj estas sankta devo por la partireprezentantoj, ĉiam montri kaj senkaŝe krii, ke la laboristoj aŭ vilaĝanoj, ekstariĝantaj por supre nomitaj postuloj — estas bolŝevikoj, komunistoj kaj perfiduloj de la patrujo (la kompartio estas ĉi tie malpermesita, sed ĝi vaste laboras). Kien tio kondukas, estas konate. Tiu, kiu kuraĝas elstarigi la postulojn je kunveno, certe estos arestita, kaj oni lin turmentos en la politik-policejo per elektrigo (progreso, ĉu ne?), per purigilo de pafilo; per batoj oni difektos liajn koron kaj pulmojn, por ke li konfesu, ke li estas komunisto. Se la politik-policanoj ne povis elmontri lian kulpon, li tamen estos enkarcerigita dum 2—3 jaroj, ĝis la juĝceremonio (la sinjoroj el Litovio parolas senhonte: se vi estas kulpa — havu vian punon; se ne — sciu, ke oni ne devas iri al laborist-kunvenoj kaj paroli tie). Se ĉe li estas trovita ĵurnalo aŭ libro malpermesita, li ricevas je kvar jaroj da karcero ĝis plumba kuglo (la lasta ne estas esceptita).

Por batali kontraŭ la «internaj malamikoj», estas pagataj spionamasoj, policanoj sekretaj kaj malkaŝaj, ĉirkaŭ 10 000 pafistoj (Ŝauliai) kaj, se oni bezonas, ankaŭ la armeo. Ĉiuj ili kostas milionojn deŝiritajn de la malriĉa loĝantaro.

Kaj se oni devas, oni ne hontas pafi en senarmitajn laboristojn, kiuj postulas lupagon anstataŭ 5 lidojn 7 (2 germanaj ormarkoj). Tio okazis la 19. januaro 1925 en la litova ĉefurbo Kaunas. Estis vunditaj 35 uloj. Kio okazas en la provinco, oni facile povas imagi.

Tiel oni agas ne nur kun laboristoj kaj vilaĝanoj, sed ankaŭ en la litovaj universitato kaj gimnazioj oni faradas traserĉadojn ĉe la profesoroj, docentoj, asistantoj, instruistoj, studentoj kaj lernantoj. Oni ilin arestas kaj turmentas kiel «perfidulojn de la patrujo».

Ni ankaŭ diros kelkajn vortojn pri la juĝo. Kiel ĉio ankaŭ la juĝo ĉi tie estas malhonesta. Nur ĉar spionoj diris, ke la laboristoj Ivanovski, Ratnik, Baj kaj ankoraŭ unu disjetis alvokojn, ili estis juĝitaj en la fino de la jaro 1924 al morto. La 17 jara laboristino Baj ricevis ankaŭ pro tio malliberejon ĝis la fino de vivo. La juĝatoj pro aparteno al la komunista partio ricevis: Gedris 8 jarojn, Ĥackeleviĉ 8 j., Lifŝic 8 j., Preikŝas 6 j., Lukoviĉ 4 j. kaj Ŝulman 6 j. da punlabora vivo. Multe da arestitoj ankoraŭ atendas sian juĝon. La malliberejoj estas plenigitaj je arestitoj politikaj.

En la sama tempo oni ne hontas liberigi la grandŝtelistojn, kiel ekz. la eksministron Purickis. La plej alta tribunalo motivis, ke «per tio estas purigita la hontmakulo de la litova popolo». Kompreneble, honesta juĝo devas tiel fari: se ministroj, pastroj kaj regantoj ŝtelas, ili devas esti liberigitaj, — alie, ĉi tio malpurigus la litovan popolon: sed laboristoj kaj vilaĝanoj, kiuj postulas laboron, devas esti mortpafitaj aŭ enkarcerigitaj, ĉar ili estas perfiduloj de la patrujo.

La senhonta litova juĝo volas esti populara kaj montri al sia sinjoro, la eŭropa kapitalismo, ke ĝi bone staras je gardo. Ĝi preparas unufojan juĝon je 300 tiel nomataj «grupianoj». Inter la 300 estos deputitoj el la «laborgrupo» en la litova popolkonsiliĝo, reprezentantoj el la profesiaj kaj klerigaj asocioj, laboristoj, vilaĝanoj, soldatoj, instruistoj, kuracistoj, lernantoj kaj aliaj. Sed la esplorado jam daŭras la trian jaron, kaj dume putras la plej bonaj homoj el la lando en la karceroj, perdas sian sanon. Kaj la senhontaj fariĝas kaj estas iliaj juĝistoj.

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

La aferoj supre prezentitaj estas nur malgranda parto el la arbitro de la litova burĝaro, pastroj kaj bienhavantoj. Dum la litova memstareco oni povas kalkuli la viktimojn: centojn da mortpafitoj kaj milojn da enkarcerigitoj.

Sed ne opiniu, ke la nuna litova registaro nenion faras por la favoro de popolo kaj lando . . . Ili konstruas por si fabrikejojn, ili prenas por si bienojn kiel ter-reformo, kaj pro la danĝero, kiu alproksimiĝas kaj certe venos, ili aĉetas por si vilaojn (somerloĝejojn) kaj domojn en Svislando, Italio, Anglio, Francio kaj aliaj lokoj en Eŭropo. Krom tio oni konstruas preĝejojn kaj monaĥejojn.

La stato en la lando estas malfacila kaj la humoro premita. Tio ne povas esti aliel: la senlaboreco estas granda, la ŝarĝoj estas grandegaj, kaj je ĉiu paŝo oni estas persekutataj.

Malgraŭ tio la kompartio — kiu, kiel estas dirite laboras kaŝe — ricevas la plej grandan influon je la laboristaro kaj vilaĝanaro, kiu per la praktiko jam scias, kion signifas «demokrateco» kaj «nacieco». Multaj el ili, kiuj ankaŭ estis timigitaj dank’ al la pastraro per la vorto «komunismo», nun estas disĉiploj de komunismo. Tio estas bone konata al iliaj najbaroj.

Pli grandan signifon havas la fakto, ke la armeo edukita per devigo kaj laŭ reĝimo cara estas plejmulte tie maldekstra. La armeo malamas la pafistojn kaj je ĉiu renkonto la soldatoj batas la pafistojn.

La sinjoroj nunaj en Litovio agas bone, ke ili aĉetas bienojn en la okcidentaj landoj eŭropaj. Ili certe baldaŭ devos translokiĝi tien. Sed ĝis kiam ili povos vivi tie trankvilaj, dependos de la mondproletariaro.

I. N. (Malliberejo).

TRA LA KLASBATALO

La belgaj balotoj por parlamento havis jenajn rezultojn: 79 socialistoj, 78 katolikoj, 22 liberaluloj, 2 komunistoj, 6 diversaj.

La kapitano Sadoul, akuzita pro landperfido, estas liberigita per 4 kontraŭ 3 voĉoj de la tribunalo en Orléans. Tio estas sukceso de la franca proletaro.

La registaro Herriot estas faligita. Nova registaro ankoraŭ ne estas formita.

Lordo Balfour vizitinta Palestinon estas akceptita per atakoj kaj minacoj de la loĝantaro en Damasko, kiun li rapide forlasis.

La voĉdonrajto por virinoj en Francio estas akceptita per 390 kontraŭ 183 voĉoj.

Hindenburg estas la kandidato de la dekstraj partioj en Germanio por la dua balot-iro al regnoprezidanta elekto.

Tiĥon, la kontraŭrevolucia rusa patriarko, kiu poste submetiĝis al la sovetpotenco, estas mortinta.

NE FORGESU LA VARBADON!

Rezultoj de la revolucio en ciferoj

Ekonomia bonstato de laboristo kunmetiĝas el plej diversaj elementoj. La salajro kaj vivprezoj ne tute komplete karakterizas ĝin, se ni malatentas la faktorojn de socia asekurado, de impostoj ktp. Tial ne nur interese sed ankaŭ utile estas studi statistikojn, montrantajn evoluon de tiaj faktoroj. Kelkaj subaj ciferoj estas ĉerpitaj el nunjaraj informlibroj kaj revuoj kaj permesas al ni iom vidi rezultojn de la rusa revolucio en la ĝenerala ekonomio de Sovetio.

Unue pri impostoj. Bulteno de financa fako de Moskva Soveto donas jenan tabelon pri interrilato de diversaj kategorioj de impostpagantoj al kvanto de la impostsumo de ili pagata:

% de pagantoj al la tuta nombro de pagantoj % de pagata imposto al la tuta sumo
Laboristoj kaj oficistoj 41 8
Hejm-industriistoj kaj liber-profesianoj 40 16
Vivantoj je senlaboraj enspezoj 19 76
100 % 100 %

Do laborularo pagas nur 8% de la tuta impostoŝarĝo kaj la tuta impostopezo estas metita sur la ŝultrojn de tiuj kiuj ĝis nun konservis deziron vivi je la kosto de alies laboro. Tio komprenebla havas siajn signojn en la konsisto de Moskva loĝantaro. Informlibro «Tuta Moskvo» por 1925 jaro donas jenan kompartabelon pri socia stato de la loĝantaro en 1912 kaj 1923 j. j., — jaroj kun preskaŭ egala nombo de loĝantoj (1 617 700, respektive 1 511 025)

Inter la plenaĝula loĝantaro estis:

1912 j. nombro en % al sumo 1923 j. nombro en % al sumo
Laboristoj 406 293 40,2 219 059 28,2
Hejmservistoj 170 263 16,8 63 818 8,2
Oficistoj 164 047 16,3 225 886 29,1
Liber-profesianoj (kuracistoj ktp.) 10 501 1,1 10 300 1,3
Mastroj kun dungitaj laboristoj 38 138 3,8 5 053 0,7
Mastroj sen dungitaj laboristoj 65 906 6,5 70 310 9,0
Vivantoj je % de kapitalo 25 289 2,5 1 917 0,3
Pensiuloj 99 156 9,8 84 868 11,0

Ni povas konstati el tiuj ciferoj sufiĉan malkreskon de la kategorioj, serĉantaj siajn vivrimedojn en laboro de aliuj; sesoble malkreskis meze la nombro de mastroj kun dungitaj laboristoj kaj de vivantoj je % de kapitalo, pli ol duoble malkreskis la nombro de hejmservistaro, priservinta antaŭe la du jus nomitajn kategoriojn. Malpliiĝo de laboristaro estas klarigebla per certagrada ruiniĝo de industrio dum la militaj kaj revoluciaj jaroj, kresko de oficistaro — per transporto de registaraj oficejoj en Moskvon kaj parte ankaŭ per ĝenerala kresko de administra aparato.

Estus interese vidi en Sennaciulo similajn kompartabelojn por aliaj landoj, en kiuj okazis revolucio. 1516.

El Polio

Granda senlaboreco

  1. marto en «Kongresa Polio» estis 186 000 senlaboruloj (laŭ la oficiala statistiko de la organizaĵo por distribui laboron): 18 400 foslaboristoj, 27 500 metallaboristoj, 35 700 manufaktur-laboristoj kaj 45 000 aliaj industrilaboristoj. Nur 86 520 el ili ricevas treege malgrandan subtenaĵon, kaj 7. aprilo finiĝis limtempo por la ricevo de iliaj subtenoj. La supraj ciferoj nur rilatas la enregistritajn senlaborulojn, tamen la vera nombro estas multe pli granda, ĉar grandega nombro el la malgranda industrio kaj la komizoj ne estas enskribitaj pro la malfacilaĵoj kiuj estas farataj al tiuj, kiuj volas enskribiĝi. Krom tio estas multaj senlaboruloj en la jugataj landoj tiel nomataj «finlandoj okcidentaj» kaj «finlandoj orientaj».

Nun tiu ĉi lando, kiu ne povas nutri siajn loĝantojn, kiu post dissendo de siaj loĝantoj al Francio, Meksiko, Palestino kaj aliaj landoj havas ankoraŭ tiom da senlaboruloj, kaj — plenajn malliberejojn kun politikaj malliberuloj, — volas okupi la liberan havenon Danzig (Gdansk)! Biel

Salajroj de pastroj kaj laboristoj

Inter Polio kaj paprezidejo estas subskribita «konkordato» (intertrakto), kiu reguligos la eklezi-aferojn en Polio. Unu el la paragrafoj de l’ konkordato koncernas la salajrojn de nia pastraro. Iliaj «perlaboroj» estas jenaj:

Kardinaloj ricevas 1025 zlot. pol.¹) kaj krom tio 800 zlp. por elspezoj je kapelanoj, kaleŝoj ktp.

Ĉefepiskopoj: 820 zlp. plus 600 zlp. por elspezoj je kapelanoj, kaleŝoj ktp.

Episkopoj diecezaj: 697 kaj 600 zlp.

Episkopaj helpantoj: 510 zlp.

Kapitulanoj: 241 zlp.

Prepostoj: 110 zlp.

Tiom pagos la registaro al pastraro de depagoj, eltiritaj el laboristoj kaj kamparanoj. Sed tiom ne sufiĉas! La pastraro havos krome enspezojn de terpecoj, kaj krom tio la prepostoj havas multe da mono de diversaj edziĝoj, baptoj, entombigoj, de kristnaska donaco ktp.

Kiomaj estas la perlaboroj de laboristoj?

En metalfabriko de Rudski apud Varsovio: kvalifikita laboristo perlaboras ĉiutage 6 zlp., t. e. pli-malpli 150 zl. monate²), simpla laboristo — 3 zl. aŭ 75 zl. monate.

En vaksminejo en Borislav la salajroj estas jenaj: laboristo de unua kategorio 4 zl. aŭ 100 zl. monate, de 3. kategorio 2 zl. 50 gr. aŭ 62 zl. monate.

¹) dolaro = 5 Zl. 18 gr.; 1 Zl. = 100 groŝi. ²) Ili laboras ne ĉiutage.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

En tabulsegejoj de Orienta Galicio la meza salajro de laboristo estas: 1 zl. 50 gr. aŭ 40 zl. monate.

El «Zycie Zwiazkowe» trad. H. H.-n Lublin

La katastrofoj en Usono

Minkatastrofo en Usono, Fairmont, W. Va.

Du mil futojn en la profundaĵo de minejo, ĉe Barracksville entombiĝis 34 ministoj. Terura gaseksplodo ĉiun vojon distranĉis al la taglumo, al la vivo, al iliaj familioj. La kaŭzo de l’eksplodo estas neklarigita (?). Savolaboristoj laboris senlace por trovi la kamaradojn aŭ vivajn aŭ mortajn. Sed ĉia espero estis vana. Tri tagojn depost l’akcidento la savistaro fosadis, sed ankoraŭ havis antaŭ si la taskon fosadi tra pluaj mil futoj da detruitaĵo. Nenia dubo pri la sorto de la entombigitoj restas, nur mortintajn oni ilin trovos.

La kaŭzoj de mineksplodoj nenie estas klarigitaj, sed ni scias, ke preskaŭ ĉie la ekspluatistoj nur zorgas, ke el la karbo fariĝu oro, mono, sed malzorgas pri la sekureco de ti-kiuj per sia laboro ilin riĉigas.

Tra la tuta mondo preskaŭ ĉiutage ministoj estas murditaj pro malzorgeco.

Ni ekkomencu raporti pri tiuj krimoj de la kapitalismo. El ĉiuj landoj konstante donu informojn kaj la fakto de la ĉiutaga murdado rakontota al ĉiuj, kiuj jam morgaŭ estas murdotaj, forĝos sincerajn kunbatalantojn por la finfina liberigo.

Turnventego furiozis tra kelkaj ŝtatoj de Usono.

1000 personoj pereis kaj 4000 estas vunditaj en la plej detrua turnventego kiu iam ajn vizitis la landon.

Dekduo da plenloĝitaj urboj estas plene detruitaj kaj plia dekduo estas difektita ĝis neloĝatebleco. Kvin ŝtatoj estis tuŝitaj de la terurigaj uraganoj: Misuri, Ilinojs Indiana, Kentuki, Tenesi.

Fajro sekvis en multaj lokoj.

La plena fortego de la ventego koncentriĝis sur Murfisboro, IL. Tiu ĉi urbo estis praktike ebenigita. La sama sorto trafis De Sota kaj Vest-Frankfort.

Triono el la mortintoj estas infanoj, kiuj estis studantaj en la lernejoj kiam la naturo ekribelegis. En la lernejo de Murfisboro 100 dum momento estis mortŝutitaj.

La unua loko, kiun la turnventego tuŝis kaj detruis, estis Anapolis. Nur unu domo, strange, estis tute ne tuŝita. Domoj estis distranĉitaj en duonoj, unu duono disblovita en ĉiujn direktojn, la alia ne tuŝita. Aŭtomobilo estis blovata tra la tegmento de l’aŭtomobilejo. Ŝtala fervojo-signalturo estis tordata kiel ŝnuro. Domo kaj meblaro dispecetigitaj, sed fortepiano restis ludebla. Korpoj estis forblovitaj mejlon kaj pli ol mejlon. Brakoj kaj kruroj detorditaj per la forto de la ventego. Flugantaj lignopartoj tratruigis la korpojn. Virino estis trovita kun bastono borita tra la kapo. Peco da ligno estis borita tra arbo. Ja, oni trovis objektojn eĉ 35 mejlojn for de iliaj iamaj starlokoj.

Resume, la turnventego estis la plej furiozega, kiu iam ajn invadis la landon. Tendurboj konstruiĝis, en kiuj la miloj da vunditoj estas flegataj, se ne fortransporto estas absolute necesa.

Verŝajne, la plej multaj el la lokoj ne estas rekonstruotaj.

Nekmoko, 1307.

DIVERSAĴOJ

Spirita reakcio en Usono

Ŝtatestro Austin Peay subskribis bilon kiu senleĝigas la instruadon de «evolucia teorio» en la lernejoj de Tennesee (legu: Tenesi). La ŝtatestro, kiu estas profunde religia, diras ke la biblio malpruvas la evolucian teorion. Sinjoro Arthur Brisbane, redaktoro de Hearst’aj gazetoj, donas jenajn komentojn pri tio: Jen la afero estas solvita, kaj ĉiu en Tennesee devas esti feliĉa. Sed oni povas plilarĝigi la punkton. Povus esti leĝigita kaj subskribita de la ŝtatestro alia bilo, kiu malpermesos la instruadon, ke la tero estas ronda.

La biblio ankaŭ tion «malpruvas», ĉar estas skribite en Apokalipso: «Kaj post tiuj aperaĵoj mi vidis kvar anĝelojn, kiuj staris sur la kvar anguloj de la tero, tenante la kvar ventojn de la tero, por ke la ventoj ne estu blovantaj sur la teron, nek sur la maron, nek sur iun ajn arbon.»

La aserto ke la tero havas kvar angulojn, estas sendube absoluta pruvo, ke ĝi ne estas ronda. La klera ŝtatestro de Tennesee, en libera tempo, povus legi iun libreton pri embriologio. Koncerne antaŭnaskan evolucion, li surpriziĝus, se li povus vidi sin dum sia duamonata embristato, ĉirkaŭ sep monatojn antaŭ kiam li naskiĝis. Oni eĉ prefere devenus de simio ol de sessemajnaĝa embria estaĵo, kiu estas teruraspekta kreaĵo.

Sciigis G. S

Preĝejoj pereu!

[BILDO p.5 | 34,39,89,64] Foto de granda salono kun multaj laboristoj kaj laboristinoj sidantaj ĉe longaj tabloj dum manĝo; sur la muroj kaj plafono videblas restaĵoj de preĝeja ornamado, kaj en la fono arkaĵoj kaj kolonoj.

Ĝenerala parto de l’manĝejo, aranĝita por laboristoj de l’teks-fabrikoj: «Tvera Proletino» kaj «Vagĵanka» en la ejo de eks-preĝejo (Tver).

Antireligia Muzeo!

En la ejo de l’eks-Kievo-Peĉera baziliko malfermiĝas antireligia muzeo. Pro la kvanto de l’ekspozaĵoj la kieva antirel. muzeo estos la unua en Sovetio. La muzeo enhavos plej maloftecajn kaj valorajn ekspozaĵojn, rilatantaj la kulton de ĉiuj religioj.

Unua fabrik-kuirejo!¹)

La 8. marto (internacia laboristina tago) okazis la inaŭguro de l’unua sovetia fabrik-kuirejo en Ivanovo-Voznesensk, unu el plej gravaj industriaj urboj de l’Centra Rusio.

Ĉiu devas konstati la gravecon de ĉi-okazaĵo, ĉar ĝi estas speciale valorhava en lando, kie la virino suferis ĝis la lastaj jaroj pli ol en aliaj landoj de Eŭropo pro malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj.

La ekfunkcio de ĉia institucio, permesanta la substituon de l’malnova diseca vivmaniero per nova, pli racia, pli komfortoza, kolektiveca, signas novan progrespaŝon sur la vojo al efektivigo de socialismo.

Ĝi estas nova sukceso sur la vojo de l’liberigo de la virinaro el la malnova hejm-servuto.

Kion prezentas el si la Ivanovo-Voznesenska fabrik-kuirejo?

La fabriko lokas en kelkaj ejoj: unu estas la Kaldronejo (vasta 270 kvadr. m.), kie troviĝas kaldronoj, nutrantaj per vaporo la fabrikon kaj la manĝejon.

En alia trietaĝa ejo estas deponejo kaj malvarmejo; en la lasta estas nuntempe konserveblaj 50000 kgr. da facile malboniĝemaj produktoj. La kuirejo enhavas 19 vaporajn nutraj-kuirajn kaldronojn,

  1. Laŭ la ĉiutaga organo de l’Tutsovetia Centra Konsil. de Prof. Sindikatoj «Trud» (Laboro).

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

konstruitajn laŭ la «lasta vorto de l’tekniko», kaj, krome, du «ekonomiajn» fornojn grandegajn.

Apude troviĝas speciala maŝin-fako por prilaborado de l’legomoj (du terpom-purigiloj, du terpom-laviloj, legom-elpremilo, legom-tranĉilo ktp.). Estas speciala ĉambro por la viand-tranĉado. Oni ankaŭ starigas elektrajn pantranĉilojn, lavilojn por forkoj, tranĉiloj kaj cet. Lift-sistemo permesas la transporton de l’produktoj el la deponejoj al kuirejo kaj de l’preparitaj manĝaĵoj al la manĝejo, lumoza salono, troviĝanta supre.

La manĝejo povas priservi per tagmanĝoj ĉiutage 2000 h. Sed la ĉefa konsumantaro de l’nutraĵoj estos — la laboristoj kun familianoj, loĝantaj en la ĉirkaŭaĵo de l’fabriko. Al tiuj la manĝaĵojn liveros 90 «termos’oj» (veturigeblaj varmigiloj).

Apud la manĝejo en salono, vasta 225 kvadr. metrojn, funkcias biblioteko kaj kultur-angulo.

Dneprano.

Novaj arestoj en Bulgario

La bulgara burĝaro jam estas kutiminta kulpigi la laboristojn kaj kamparanojn, ĉar ili estas malamikoj al nuna faŝista reĝimo. Laŭ oficialaj gazetoj burĝaj, tage kaj nokte, oni malkaŝas konspirantojn, malamikojn de la nuna registaro. La registaro jam elpensis sistemon por la arestoj de laboristoj kaj kamparanoj. Tiel ĝi aranĝis metode grandajn arestojn en urboj Sofio, Ruse, Burgas k. a.

La faŝista registaro ne povas sufoki alimaniere la laborist-kamparanaran movadon, kiu de tago al tago plilarĝiĝas tra la tuta lando. Oni hodiaŭ klare povas ekkoni, ke laboristoj kaj kamparanoj ekgrupiĝas ĉirkaŭ la devizo: «unuecfronto» kaj la devizo: «laborist-vilaĝana ŝtato». Jam timegas faŝistaro, vidanta kiel estas minacata ilia bonvivo. Sed vanaj restos ĉiuj ĝiaj penoj kaj perfortoj, por estingi la unuecan laborist-kamparanan movadon.

La 21. marto frumatene la burĝaj gazetoj anoncis ke la policistaro trovis sekretan kom-presejon en la korto de la eterna(?) ministrejo. Tie oni trovis propagandfoliojn kaj unu manifeston: Al Bulgara Popolo! En la presejo ne troviĝis unu sola homo. Saman tagon oni malkaŝis en urbo Ruse novajn «konspirantojn». Sekvis pograndaj arestoj.

Lastmomente la gazetoj anoncas pluajn arestojn en urbo Burgas, inkluzive lernantoj. Ankaŭ en Sofio la policanoj kaptis 15 studentojn. Tiel okazas tra la tuta lando.

Ĉar la registaro ne scias, kiel pacigi la landon, ĝi provas tion per detruo de ekonomiaj kaj politikaj organizaĵoj laborist-kamparanaj kaj per malpermeso de iliaj gazetoj. Sed ĝuste per la ruinigo de la laboristaj institucioj oni plimalbonordigas la ŝtatordon, anstataŭ sanigi la landon. Tamen la registaraj saĝuloj eksteren fanfaronas, ke la paco en la lando estas certigita.

Zdravejkin.

DISKUTEJO

Pripensoj

En sia artikolo: «Ĉu dikredanto povas esti SAT-ano?» k-do Fr. Gauch¹) penas solvi ĉi-problemon, laŭ mi, iom arĥaisme. Lasante flanke liajn revojn pri la «efektive komunismaj» pratempoj de l’unuaj kristanoj, ĉar similaj revaĵoj povus alkonduki nin al tempo, eble, eĉ pli «enviinda» — la epoko de prakomunismo, mi nur volas, profitante la okazon, repliki al du-tri tezoj de l’aŭtoro, kiu, evidente, en sia religia koncepto elmontras tendencojn de t. n. agnostikismo. Do kio estas agnostikismo? — «Agnostikismo, t. e. filozofio de nescio, alivorte — pozitivismo, … en kelkaj siaj varioj, kiel prave rimarkas Engels en la verko pri L. Feuerbach, prezentas esence nur hontemam, maskitan materialismon (kaj iafoje similan idealismon²). Ĉu la leganto eble dubas pri agnostikemo de k-do Gauch? Ni do aŭskultu lin parolanta. «La scienculoj, — li diras, — ĝis nun ne sukcesis pruvi, ke kreinto ne ekzistas, aliflanke scipovo pri homa spirito estas tre malkompleta, kampo ĝis nun ne sufiĉe esplorita, plej ofte hipotezoj — la sciencaj asertoj.» Nu, la pritraktata problemo ne estas en tiom plorinda stato, kaj pri tio plej trafe atestas jenaj vortoj de Fr. Engels:

«Naturkompreno de agnostikanoj estas ĝisfunde materialisma. En la universo regas leĝoj, absolute malpermesantaj ajnan influon je ĝi de ekstere. Sed — la agnostikano aldiras singardeme, — ni ne povas pruvi ĉu ekziston ĉu neekziston de l’supera estulo en la transcenda mondo. Ĉi—rimarko povus havi sian valoron tiuepoke, kiam Laplas’, demandite de Napoleono, kial la granda astronomo en sia «Ĉiela Mekaniko» eĉ ne unu fojon mencias la kreinton, fiere respondis: «Al mi ne estis bezona ĉi-hipotezo.» Sed hodiaŭ nia koncepto pri la mondo en ĝia evoluo rezervas absolute neniun lokon ĉu por kreinto ĉu por reganto.»

Plue Fr. Gauch asertas, ke la dikredo (religio) ne estas «tiom» danĝera al socialismo kaj «eĉ» anarkismo, — oni nur estu monoteistoj… Kaj precipe la artikolverkinto simpatias kun Jesua doktrino, kies «la verajn tendencojn li rekomendas al socialismo kiel disvastigendajn… Ĉu la aŭtoro kredas trovebla’ personon, kiu sin okupos efekti tiujn «verajn tendencojn» el la «Jesua doktrino — por krei ian novan «proletaran religion» kun speciala «socialista pastraro»? Vana espero! Eĉ menciita de li Tolstoj ne sukcesis fari similan. Kaj se la aŭtoro nepre volas «ion lerni el la taktiko de ekspluatistaro, kiu ja mem nenion kredas», do, mi pensas, lernenda estas ĝuste ĉi-tio — nenion kredi». Pli bone, ni entute lasu por ĉiam, kiel sentaŭgajon, ĉiujn religiajn doktrinojn, pri kiuj jam en XVII. jarcento prave skribis Tomaso Gobbz, ke «ili similas sanigajn, sed amarajn pilolojn, kiujn oni devas engluti, kaj neniel tramaĉi, — alioakze plej ofte ili estos elkraĉendaj.» Mi ja estas certa, ke la verkinto de l’artikolo neniel volas destini por la proletaro la sorton de estulo, dum sia tuta vivo jen englutanta, jen, eventuale, vomanta tiel bonguste preparitan medikamenton…

Sian artikolon k-do Gauch finas, klopodante evitigi al la kredanta socialisto «konflikton kun sia animo». Per tiuj vortoj li, sendube, aludas la principon de konscienca libereco. Nu, kompreneble, proletaro bezonas kaj ŝategas liberecon, sed — kian? Ŝajnas al mi, ke ĉiu SAT-ano, ĉar li ne povas rilati indiferente al «la klasaj celoj de la laboristaro», konsentos kun ĉi—rezonadoj de Lenin, kiuj estu konkludo de pripensoj, inspiritaj al mi per la supre citita verko de k-do Gauch.

«Libereco estas granda afero, sed sub lozungo de l’industri-libereco oni kondukis la plej rabistajn militojn, sub lozungo de l’labor-libereco oni prirabis la laborulojn. Saman falsaĵon enhavas ankaŭ la moderna vortuzado: la kritik-libereco. Homoj, vere konvinkitaj pri tio, ke ili antaŭenpuŝis la sciencon, ekaspirus ne al libereco de l’novaj opinioj egale kun la malnovaj, sed al ŝanĝo de l’lastaj je la unuaj³). Densamasiĝinte ni marŝas nian abruptan kaj malfacilan vojon, forte interpreninte la manojn. Ĉiuflanke nin ĉirkaŭas malamikoj, kaj preskaŭ ĉiam ni devas iri sub iliaj fajropafoj. Laŭ decido, libere alprenita, ni unuiĝis ĝuste por kontraŭbatali malamikojn kaj ne trafi, faletinte, la apudan marĉon, kies loĝantoj de post komenco mem riproĉis al ni, ke ni apartiĝis kiel izolularo, preferinte vojon de batalo ol tiun de paciĝo. Kaj jen kelkiuj el ni ekkriadas: «Ni eniru ĉi-marĉon!» Kaj en okazo de ies hontigoj ili refutas: «Kiom malprogresemaj vi estas. Kaj ĉu efektive vi ne hontas forrifuzi al ni la liberecon inviti vin al vojo pli bona»² — Ho, jes, sinjoroj, vi estas liberaj ne nur inviti, sed ankaŭ iri ien ajn laŭ via plaĉo, eĉ se en la marĉon. Eĉ ni opinias marĉon ĝuste via natura sidejo, kaj ni estas pretaj laŭ niaj fortoj akceli vian³) tienan transmigradon. Nur lasu tiam niajn manojn, ne vin alkroĉu je ni nek profanu la grandan vorton «libereco», ĉar ni ja ankaŭ estas «liberaj» iri kien ni volas, liberaj batali ne nur kontraŭ la marĉo, sed ankaŭ kontraŭ ti-kiu devojiĝas marĉendirekte.» (Lenin, «Kion oni faru?»).

V. Zamjatin.

  1. Vidu «Senn.», n-o 23.
  2. B. J. Gorev, «Materialismo — filozofio de proletaro».
  3. Substrekita en la originalo.

Por amuzo

La fantomo de l’komunismo vagas tra Eŭropo

Ĉi tiun fojon lerte kaŝita sub manteleto de Revuo por popola edukado «Novaj Tempoj», la oficiala organo de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj-Esperantistoj.

Sed unu fervora litova katolika instruisto ekkonis la lupon en ŝafa felo, kaj teruro ekkaptis lian paŝtistan koron. Per laŭtaj krioj li avertas la ŝafaron pri la proksima danĝero, kaj skribas en n-o 7 (julio 1924) de «Litova Stelo»:

«Traleginte en la junia n-o de «Lit. Stelo» la alvokon de s-ro Oželis-Kazlauskas, varme rekomendantan la «Tutmondan Asocion de Geinstruistoj-Esperantistoj» kaj ĝian oficialan organon, «Novaj Tempoj», mi atente tralegis la lastan n-ron de tiu ĉi gazeto, kaj jen kion mi en ĝi trovis:

  1. «Novaj Tempoj», kvankam nomas sin «Revuo de popola edukado», tamen por popolaj instruistoj donas preskaŭ neniajn pedagogiajn sciaĵojn.

  2. Estante samtempe oficiala gazeto de «Internacia Ligo de Liberpensuloj», «Novaj Tempoj» estas gazeto ne pedagogia, sed antireligia, komunista. Ĝin redaktas ne ia s-ro, sed k-do M. Goldberg.

  3. La komunista tendenco de tiu ĉi gazeto vidiĝas el artikolo de A. Paramonov pri «Altaja Gubernia lernejo je la nomo de 3-a Internacio en Barnaul-Siberio», la antireligia el artikoloj: «La eklezio kaj lernejo en Anglio», «Kiam mi volis katolikigi mian avon» k. a.

  4. La nova edukado, kiun rekomendas «Novaj Tempoj» estas komunista.

Sin fondante sur tio ĉi mi sentas mian devon averti miajn gekolegojn, litovajn katolikajn instruistojn, ke ili nek aliĝu al tiel laŭdata de s-ro Oželis-Kazlauskas «Tutmonda Asocio de Geinstruistoj-Esperantistoj» ĉar ĝi estas malkaŝe komunista, nek abonu «Novajn Tempojn» pro ĝia malkaŝe antireligia kaj antikatolika tendenco.

Instruisto L. P-is.»

Komunikis H. Frank (Leningrad).

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

Oni sendis leteron al eksterlandaj laboristoj

(El vivo de l’ruĝa kazerno)

Hodiaŭ en nia anguleto de Lenin estas eksterordinara bruo. Oni decidis skribi leteron al eksterlandaj laboristoj.

— Sed kiel ni sendos ĝin tien, ekz. en Amerikon aŭ Francion?

— Ĉu ni ricevos respondon?

— Ĉu ĝi ne estos difektita de eksterlandaj kapitalistoj? — jen demandoj pri kiuj interesiĝas ruĝarmeanoj.

Militkomisaro donis sufiĉajn respondojn al la demandoj. Estis elektita komisiono el 5 personoj, al kiu oni komisiis skribi la leteron. Poste ni ĉiuj konfirmos ĝin kaj forsendos per Centra Komitato de Komintern. Oni balancigis siajn «eksterlandajn prezentantojn».

Longe ankoraŭ oni vigle interparoladis pri stato de laboristoj en la kapitalistaj landoj kaj pri ebleco ricevi la respondon.

Militkorespondanto Irkutov (elrusigis SAT-ano 4112, ruĝarmeano¹).

El tiu ĉi malgranda noteto estas videble, ke ruĝarmeanoj interesiĝas pri la stato de eksterlandaj laboristoj. Mia peto iras al eksterlandaj laboristoj ke ili respondu esperantlingve, ke ruĝarmeanoj vidu gravecon de esperanto, per kiu oni povas korespondadi kun laboristoj sendepende de Kominterno.

La tradukinto.

  1. Laŭ «Ruĝarmeana stelo» n-o 33 — 20. feb. 1925.

KRONIKO

Britio

London. Antaŭ 6 monatoj okazis kurso ĉe la meblista unio. Nun la studantoj kunvokis kunvenon de lokaj esp-istoj por fondi grupon. La ĉeestantoj nomis sin la «Orienta Londona Laborista Esp. Grupo» kaj decidis starigi komenc. kurson post pasko. — Okazis ekspozicio esp-a ĉe vesper-lernejo por viroj ĉe Beth. Green. 3398.

Germanio

Leipzig. En la SAT-kunveno 1. aprilo unuafoje estas debatita la problemo pri unuigo de prol. esp. movado je la bazo de unu sennacieca amas-organizajo. La debaton partoprenis la estraro de LEA, kaj la diskutado komprenebla estis tre vigla. Kvankam montriĝis emo solvi la malfacilan problemon, la negativaj tendencoj estis pli fortaj ol la pozitivaj, kaj paŝo antaŭen ne estis farata. Tamen la komencita debato daŭros, kaj sama temo estos pritraktata 15. apr.

Norvegio

Oslo. 3 novaj kursoj por komencantoj, 38 gelernantoj. En Lillestrõm kurso inter bontemplanoj 8 p.

Laborista vivo: Granda minacinta laborkonflikto finiĝis per venko de l’laboristoj. Ili ricevis rekompencon por la plialtigo de l’vivkostoj.

Cetere regas ĉi tie granda senlaboreco. Dum febr. estis en Oslo pli ol 8000 senlaboruloj. En la norvega laborista partio (komunista sendependa) okazis nova malpaco. Studenta grupo «Tagiĝo» kun ĉ. 100 m. estis eksigata el la partio pro nekonsento pri la kontraŭmilitista sintenado de l’partigvidantoj. La efektivaj kaŭzoj de l’oftaj malpacoj estas intrigoj inter personoj kiuj volas esti gvidantoj de l’laborista movado. 102.

Sovet-Unio

Leningrado. — Loka SAT-Grupo aranĝas ĉiudimanĉajn raportojn en Esp. Ĝis nun okazis: 1. marto raporto de k-do Podkaminer, „Evoluo de la lingvo el vidpunkto marksana», 8. marto — D-ro A. Fiŝer. «Minaco de oksigena malsato», 15. marto — k-do G. Teterin, «SAT-Kooperativo kaj ĝia laboro», 22. marto — k-do Otto Sall, «Kritiko de vidpunkto de Leo Tolstoj pri patriotismo kaj registaro», 29. marto — k-do G. Bransburg, «Pri la hebrea literaturo».

Novaj rondoj estas gvidataj ĉe Naskejo de V. O.-distrikto (D-ro Fiŝer) kaj V. O.-distrikta Klubo (Frank).

Leningrada Gubernia Komitato de Sovetl. Esp. Unuiĝo protektas ĉeneron «Esperanto» ĉe 28 taĉmento de junaj pioniroj.

Komunaj kunvenoj de oficistoj, de Profesiaj Unuiĝoj, de Ligno- kaj Kemilaboristoj akceptis rezoluciojn en kiuj oni opinias necesa enkondukon de Esp. en la lernejojn kaj atentigas la kultur-klerigajn komisionojn pri neceseco disvastigi Esp-on inter membroj de Profesiaj Unuiĝoj.

  1. marto okazis raporto en Klubo de Murmana Fervojo (antaŭ 150 pers.), raportis k-do Anatolij, 27. marto en Presejo «Molodaja Gvardija» en komuna kunveno okazis raporto de k-do Karro (antaŭ 140 pers.). Ambaŭloke Esp-rondoj organizataj. Geo. Teterin.

Lubni (Ukrainio). Societo de esp-istoj aranĝis raportojn pri esp. ĉe kunveno de junularo en Fervojista Klubo, post kiu fondiĝis stud-rondeto (40 partopren.), kaj ĉe kunveno de kamparanoj en vilaĝo Zasulje, kion sekvis ankaŭ fondo de grupo.

Ĉe Lubni’a Unuigita Labor. Klubo funkcias du kurs-grupoj (gvid. de gek-doj Farber k. Timofejev).

Aperas artikoloj pri esp. en murgazetoj de laborejoj. Organiziĝis SAT-grupeto.

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo¹)

G. Brojdo

Kia estas la nacia politiko dum la periodo de kapitalismo-formiĝo?

Tiu ĉi periodo ampleksas la tutan historion komencante de la ekestiĝo kaj evoluo de kapitalismo kaj ĝis ĝi atingas sian plej superan stadion — imperialismon. En ĉi unua periodo la burĝaro travivas du diversajn laŭ sia enhavo epokojn, speguliĝantajn ankaŭ en ĝia nacia politiko. En la epoko, kiam formiĝas la kapitalisma mastrumo kaj la burĝaro batalas kontraŭ la feŭdismo, ni havas unu sistemon de la klasaj interrilatoj; en la epoko, kiam la burĝaro regas sur la ruinoj de renversita klaso de bienposedantoj, ni havas aliajn klasajn interrilatojn.

Dum la unua epoko la klasa batalo okazas precipe kontraŭ la bienposedantoj kaj gvidanto ĝia estas la burĝaro, loganta kun si la vastajn amasojn de kamparanaro, de urbaj proletoj kaj de urba eta burĝaro.

Karakterize-tipa por ĉi epoko estas la granda franca revolucio de 1789 j.

Dum la dua epoko ni havas la disvolvitan kapitalisman mastrumon, kunmetiĝintan nacion de la reganta burĝaro, armita per la ŝtata aparato, disvastiganta sian influon ekster la limojn de la kunmetiĝinta nacio aŭ ŝtato. Dum tiu ĉi epoko sur areno de la klasbatalo aperas kiel ĉefaj klasoj — la burĝaro kaj la proletaro.

Tiu ĉi diferenco en la ekonomiko kaj klasaj interrilatoj de la du epokoj respeguliĝas en la tuta politiko de la komandantaj klasoj kaj aparte en ilia nacia politiko.

La nacia politiko de la burĝaro dum la unua epoko estas direktita al kreo de unueca nacio, al la batalo kontraŭ la feŭda disigiteco por unueca ŝtato, por unueca nacia scienco, arto, kiuj devas levi kaj unuigi diversajn klasojn (kamparanoj, metiistoj, et-burĝoj, laboristoj) kontraŭ la feŭdoj-bienposedantoj.

Aliflanke la nacia politiko de la burĝaro estas direktata por ŝirmi la organizatan de ĝi arenon de sia agado (sian merkaton) kontraŭ la konkuranta batalo de la aliaj kunmetiĝintaj aŭ kunmetiĝantaj nacioj.

La unueca potenca armeo, la dogana politiko, direktita al protektado de la «patria» industrio kaj al la batalo kontraŭ la alilanda, la unueca ŝtat-aparato — jena estas la ĝenerala politiko de l’burĝaro dum ĉi periodo. Konforme al tio estis konstruata ankaŭ ĝia nacia politiko: la plena ekonomia kaj politika subigo de la malgrandaj popoloj, trafintaj en la cirklon de ĝia agado, la sistemo de jugado, senrajto rilate al tiuj popoloj, kiuj rezistis al ĉi politiko.

Dum la dua epoko la nacia politiko de l’burĝaro perdas tiun progresigan elementon, kiu estis ligita kun la organizo de nacio.

Samtempe ĝia nacia politiko komplikiĝas per tiu fakto, ke sur la areno de la klasbatalo aperas proletaro kun siaj organizaĵoj.

Ŝanĝiĝo de la klasaj interrilatoj venigas al tio, ke la nacia problemo transformiĝas en klasbatalan armilon de l’burĝaro kontraŭ la proletaro. La nacia problemo estas utiligata kun la celo nebuligi la klasajn kontraŭdirojn. «Nacio», «patrio» postulas militon, konkiran politikon, defendon kontraŭ malamiko, kaj la burĝaro plifortigas sian laboron super la kreado de tiu «nacia spirito», kiu ebligos al ĝi ĉerpi necesamomente kanonan viandon el vicoj de la proletaro kaj estingi la flamon de l’klasa batalo.

Per plifortigo de nacia malamikeco la burĝaro gvidas politikon de la disigado de proletoj diversnaciaj kaj diverslandaj. Per helpo de la politiko, favoranta iujn naciojn kaj juganta la aliajn, ĝi instigas unu nacion kontraŭ la alian kaj tiuvoje ĝi organizas sian regadon super kelkaj nacioj, enpremitaj en la kadrojn de unu ŝtato. Fine, dum tiu ĉi dua epoko, kune kun la disvastiĝo de kapital-agado ekster la limojn de la organizita de ĝi ŝtato, la burĝaro vastigas sian sistemon de naciisma subigo, jugado kaj sklavigado ekster la limojn de la organizita de ĝi nacio kaj ŝtato. Aperas kaj disvolviĝas tiel nomata kolonia ĝia politiko, kiu estas nova formo en la efektivigo de klasaj interesoj de la burĝaro ekster la limoj de ĝia nacio kaj ŝtato. (Daŭrigota)

Trad. P. Jakovlev

  1. Vidu n-rojn 22—26.

— pàgina 8 —

8 SENNACIULO

Minsk. Ĉe Okrpolitprosvet (regiona administrejo de politike-kleriga laboro) estas organizitaj kursoj de Esp-o. Funkcias du grupoj kun 40 partoprenantoj en ĉiu.

Moskvo. 18. marto niaj k-doj faris en Esp-o raporton pri I. R. H. dum la publika kunveno de komunista kolektivo ĉe Moskva Centra Telegrafo. Estas akceptita rezolucio pri utiligo de Esp-o por interligiĝo kaj helpo al alilandaj politikaj enkarcerigitoj.

Pskov. En Klubo de sovetoficista sindikato k-do Petrov faris 8. febr. raporton pri la temo: «Esperanto — internacia lingvo de revolucia proletaro; ĉeestis 200 k-doj. La raporto kaj organizita dum ĝi ekspozicio de esp-a literaturo rezultigis kurson kun 58 partoprenantoj.

Tuapse (Kaŭkazo). Dum februaro en fervoja lernejo estis fondita rondeto de esp. lernantoj, sub gvidado de k-do Belakov.

Rondeto konsistas el 25 gelernantoj, geknaboj kaj gejunuloj.

Dum festo de Pariza Komuno (18 marto) la nomita rondeto aperigis la unuan numeron de murgazeto «Renesanco».

En gazeto skribas nur lernantoj, sciantaj nur tri lecionojn el lernolibro de Kar kaj Panje, kaj kun helpo de vortaro de Saĥarov. Dum nuntempe rondeto lernadas la historion de internacia lingvo. 3935.

Ureĉje (Sluck. okr.). Esperanto estas enkondukita laŭ decido de lerneja soveto, aprobita de regiona Klerig-Fako, en loka sepjara lernejo kiel fakultativa objekto. Por aĉeto de lernolibroj la lerneja soveto asignis necesan monsumon.

Korekto. Sub «Kroniko» en S. n-o 23 mi ellasis en mia raporto la vorton «Esperanta». Legu: «Fondiĝis Nord-Amerika Esperanta Laborista Asocio.» G. S.

Pri Esperanta laboro en Blankrusio — Sovet-Unio —

Baldaŭ nia C. Oficejo de Blankrusa Federacio Sovetlanda Esp-ista Unuiĝo festas sian dujaran jubileon. En tago de festo estos malfermo de Tutblankrusa Kongreso Esp-ista.

Ĝis tiu kongreso en distriktoj estos organizitaj esperantaj vesperoj.

Nun C. O. havas Regnajn kursojn de Esp-o ĉe Minska Distrikta Fako de Popolklerigado. Funkcias 2 grupoj. Baldaŭ komencos labori tria. Ĉe fako estas starigita speciala esp-a fondo. En soveto de kursoj eniras reprezentantoj de lernantoj, instruistoj, fako al P. K. (Okrono) kaj COBFSEU. Prezidanto de soveto kaj gvidanto de kursoj estas k-do Judin; distrikta k-to en Minsk kiu unuigas ĉelojn ĉe limimpostejo (30), ĉe klubo de komunista junularo (50), universitato (80), Pola pedagogia Teknikumo (80), ĉe N. limimposttaĉmento, en vilaĝo Abĉak kaj Smiloviĉi. Reprezentantoj en Kustovirici-vilaĝo, estas jam 3 esp-istoj. Pustoŝka, Psigosovo, Ĵlobin (kursoj el 30 p.), Vitebsk (3 kursoj el 120 p.), Bobrujsk (3 kursoj el 75 p.).

Ĉe C. O. laboras: 1. Blankrusa Esp-o Gazet-Informa Oficejo, kiu liveras al blankrusaj gazetoj artikolojn tradukitajn el esp-aj gazetoj. Jam estas presitaj preskaŭ 500 artikoletoj pri Esp-o en tagaj gazetoj «Zvezda» (Stelo) «Sovetskaja Bjelorusj», «Mlot» (Martelo) kaj aliaj. El tiu nombro preskaŭ 150 pri SAT.

  1. Agentejo «Espo» kiu liveras literaturon kaj lernolibron. Estas disvastigitaj 1000 lernolibroj, 300 vortaroj kaj 200 vol. alia esp-a literaturo.

  2. Instruktora Sekcio, kiu nun laboras por organizo en Blankrusio de Centraj Instruktoraj-Pedagogiaj Kursoj Esp-aj.

  3. Sovetlanda Esp-ista Servo.

C. O. eldonas ĉiumonate informbultenon kiel ligilo kun lokoj.

En Borisov ni havas novan plenrajtigiton. En aprilo okazos Minska Distrikta Konferenco de Esp-istoj. En Minsko laboras SAT-ĉeleto el 42 personoj. Sekretario de SAT-ĉeleto — D. Snejko. D. S.

Alvoko

Leningrada Gub. Komitato de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo organizas migrantan ekspozicion en laboristaj kluboj por propagando de internacia lingvo Esperanto kaj organizado en ili de Esp. rondoj. Por la organizo de la ekspozicio estas komisiitaj tri k-doj: k-dino Bregman, k-do Sall kaj k-do Zlotar. La komisiono jam komencis sian laboron, sed havante tre malriĉan materialon en la Gub.-Komitata Biblioteko kaj dezirante plej larĝe kaj organizite ĉirkaŭpreni larĝajn laboristajn amasojn per lernado de Esperanto, la ekspozicia komisiono sin turnas al ĉiuj kamaradoj kun serioza peto: sendu plej diversajn esperantaĵojn al la ekspozicia komitato (literaturaĵojn, sciencajn kaj propagandajn librojn, ĵurnalojn, revuojn ktp.) al Leningrada Komitato de SEU. La materialo estos eluzita por la ekspozicio kaj laŭdezire estos post ĝia likvido resendita.

K-doj! Ne flankiĝu de ĝenerala partopreno en la laboro. Ne forgesu, ke en la kolektiva laboro estas garantio de nia venko.

Adreso por la sendaĵoj: Leningrada Gubern. Komitato de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (por ekspozicio), Pleĥanov-str. 2, Leningrado, Sovet-Rusio.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn el S.: Revue des Primaires, Marseille, n-ro 1, Virinoj en Turk. (S. 1), Le Travail, Verviers, 13. 2. Financa krizo en Rum. (S. 13), 16. 3. Dana kapital. (S. 22), 20. 2., Mongolio (S. 15), Le Liberé, Nice, 15. 2., Fin. krizo en Rum. (S. 13), Let. el Finnl. (S. 10), Laborkonfl. en Svedio (S. 4). Znamja Pionera (Standardo de Pioniro), Blagoveŝĉensk s. A, 2. 3. N. 15, Infanl. en Ĉinio (S. 9). L’Humanité, Paris, 2. 4., Let. el Rumanio (S. 19).

Div. notojn enpresis: Schles. Arbeiter-Zeitung, Breslau, 31. 3.; Geistesfreiheit, Bochum, marto.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Bulgario:

— K-do Georgi Petkov, str. Struma 7, Plovdiv, dez. koresp. k. ĉ. l., precipe kun maristoj. Ĉiam resp.

Francio:

— K-do Paul Dauchez, 46, Grossaŭ, Strasbourg-Neudorf, dez. koresp. PI, PM, k. ĉ. l.

Germanio:

— K-do Hermann Uschner, Herbststr. 19, Dresden-N. 30, dez. koresp. pri ĉiuj temoj, interŝ. L, PI, PM, bfl, esp.-gaz.

— K-do Alfons Beinlich, Erlenstr. 20, Dresden-N., dez. koresp. pri filozofio, politiko, arto k. a. temoj, interŝ. PI, PM, bfl.

— K-do Herbert Rücker, Prittwitzdorf, Kr. Bolkenhain i. Schles. dez. koresp. L, PI, k.ĉ.l.

— K-do Paul Scharf, Prittwitzdorf, Kr. Bolkenhain i. Schl. L, PI, k. ĉ. l.

— K-do Alfred Scharf, Rudelstadt, n-ro 48, I. Schles. (SAT-ano 4028) L, PI, bfl, k. ĉ. l.

— K-do Karl Bretzel, Hasenbergstraße 72, Stuttgart, pri ĉiuj lab. temoj, L, PK, PI, bfl, k. ĉ. l.

Sovet-Unio:

— «Juna Proletario», ĉiutaga gazeto de laborista junularo, organo de Kieva Gubkomo de komjunularo, deziras korespondi kun komunistaj kaj laboristaj organizaĵoj. Adr. Kievo, Vorovskaja 30, 42, redakcio de «Molodoj proletarij», Internacionalnij otgel.

— K-do Dunin M. S., ul. Gercena 14 A, kv. 21, Moskvo, pri natursciencoj, speciale pri botaniko, mikrobiologio, mikologio kaj fitopatologio. Tre bezonas ricevi specimenojn de plantoj.

— K-do Volohov Anatolo, mekanika teknikisto, Kambarova str. 48, Tambov, pri aktualaj kaj vivkutimoj k. ĉ. l. P. I.

— K-do Koblov Kesarj, 3805, petas ĉion por li, de nun sendi laŭ jena nova adreso: USSR., Uzbekistan, Taŝkent, poĉtovij jaŝĉik (poŝtkesto) n-ro 6.

— K-do Hudobin Bazilo, ul. Gogola 49, Serdobsk, Sarat. gub., k. ĉ. l. ĉiam resp.

— Esperantista grupo serĉas korespondantojn en la tuta mondo. Adresu: K-do Prohorĉik Petro, Novo-Romanovskij per 11, kv. 2, Minsk.

— K-dino A. Jakovleva, atentigas, ke ŝia adreso de nun estas: Poŝtkesto 667, Moskvo, kaj komunikas al siaj koresp-antoj, ke nun post resaniĝo ŝi resp. al ili ĉiuj.

— K-dino Larĉenko E. P., 1-a Grajdanskaja, 11, Moskvo, pri instruado de manlaboro al blinduloj. Ĉiam respondas.

— K-dino Klimova M. A., Mal. Bronnaja, 15, kv. 41, Moskvo, pri edukado de blinduloj. Ĉiam akurate respondas.

— K-do Kuzin Bazilo, Narkomzem Uzb. SSR, Taŝkent, pri div. temoj k. ĉ. l. L, PI, bfl.

— K-do Miŝkin Georgo, Rjadovskaja, 21, Taŝkent, pri divers. temoj k. ĉ. l. L, PI, bfl, Preferas bildojn pri popolmoroj, kutimoj, vestoj, tipoj ktp.

[REKLAMO p.8] SAMARA ESPERANTISTA GRUPO ĉe FERVOJISTA KLUBO je nomo de MASLENNIKOV (Samara, Volgio, Sovet-Rusio) serĉas korespondantojn en ĉiuj partoj de l’mondo pri ĉiuj temoj de laborista movado. Havas sekciojn: fervojistan, poŝt-telegrafistan, junulan k. a. Adresu al grupgvidanto: P. E. ASTAFJEV, Krestjanskaja 100, Samara, Sovet-Unio.

[REKLAMO p.8] POŜT-TELEGRAFISTA SEKCIO DE SAMARA ESP. GRUPO deziras korespondi kun samfakaj grupoj kaj unuopaj kamaradoj pri ĉiuj temoj de la profesia movado k. ĉ. l. Adresu: Iv. Fedotov, Ĉefa Telegrafo, Samara, Sovet-Unio.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 31, 30 d’abril de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

SENNACIULO

1-a Jaro, N-o 31 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 30. Aprilo 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

LABORISTA MAJO

Proletoj de la mondo unuiĝu!

Ekzistas tagoj, dum kiuj ni pli forte, pli akre sentas la gigantan movadon de la klasaj fortoj, taksas sub inspiro de plensignifa horo klarvide la pozicion de la titaneca klasbatalo, kiun trudas al ni historia neceseco. Tagoj, dum kiuj ankaŭ al nekonsciaj, senpripense por la kapitalo laborantaj proletoj prezentiĝas demonstrative — eĉ kvankam ofte nur dum kelkaj sekundoj rapide fortrenantaj kun si la estingiĝeman, timeman penson — impresive la problemo: Kia ci estas, — kaj kia ci devus esti!

La plej impresema tago tiaspeca por konscio de ĉiu laborulo estas la tago de l’ unua de majo. La sento por la kolektivo dum neniu alia manifestado trovas tian fortan grundon, ol en la tago de l’ unua de majo, kiam homoj-laboruloj proteste ĉesigas laboron, solenas, demonstradas, kiel unueca klaso por siaj klasaj celoj. Certe la plej rimarkinda fakto estas la universaleco, la internacieco de tiu tago. La signalo «Proletoj de la mondo unuiĝu!» estas la gvida devizo de l’ unuamaja manifestado. Tial la unua de majo vidas la ruĝan standardon malvolvitan en ĉiuj landoj de la tero, en ĉiuj urboj, kiuj grupigas la proletamasojn, vidas sur la stratoj la masojn dense marŝantajn kaj entuziasme kuniĝantajn, minace por burĝo filistra, kiu sidas hejme en plej malantaŭa parto de sia loĝejo por ne esti frapata de la ŝanĝoj en fizionomio de la strataro. Kaj laŭ la spirito kaj la disciplino de la masoj tia manifestado vere povas imponi kaj timigi la burĝaron. Laŭ efiko kaj procedo de tiu tago en ĉiuj ĝiaj detaloj ĝi scias tute precize, en kia stato troviĝas

[BILDO p.1 | 31,44,67,81] Desegnaĵo de Th. Steinlen (Paris): knabo en laborvestoj kaj lignoŝuoj sidas sur la tero, kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj, kaj malantaŭ li vidiĝas fabrikaj konstruaĵoj kaj fumtuboj sub malhela ĉielo. Subskribo: Th. Steinlen (Paris)

la proletaro, kian gradon da intenseco atingis la minaco, kaj ĉu ĝi ne nur restis vanta gesto de protesto.

Do restas nia tasko zorgi pri tio, ke ni plene kaj ĝislaste elĉerpu la eblecojn de la hodiaŭa stato, en kiu troviĝas la proletara movado, faru tiun tagon inda je ĝia difino. Ni ja ne travivas tian veran majotagon, kian ni ideale, anime sopiras.

La ideoj por kiuj ni kuniĝas manifestante, estas la samaj kiel antaŭ longe. Ili restis tiaj, konservis la samajn formojn kaj la saman esprimon, ĉar nenion ni sciis ŝanĝi en la situacio, nenion forpreni de la kapitalo (kun unu escepto: vasta Sovetio). La ribelpostuloj restis la samaj, la pozicioj konkirotaj, kaj restis la tasko doni al ili formon esprimplenan en tiu tago, en kiu tutmonda proletaro fiksis sian demonstradon.

Estus alia sento, estus festo de homaro, se liberiĝintaj ni povus festi la tagon. Sed hodiaŭ? Festi? — Nur venkinto rajtas festi. Aŭ ĉu tiu soleneco en nia brusto, tiu solidariĝo en kolektivsento kun la fratoj de unu klaso povas esti nomata — festado?

Ho jes, lumaj nuancoj ekzistas, ankaŭ en tiu maja tago de subprematoj kaj neliberiĝintoj.

Ni vidas la gejunularon, maturiĝantajn klaskamaradojn, kiuj entuziasme sentas kaj serioze, vereme pensas kaj estas decidintaj ĉiujn dubojn kaj skeptikojn miskreditigi. Kaj — ni pensas pri niaj fratoj en Sovetio, tiel kiel ili pensas pri ni. Ni estas pli proksimaj ol kutime en tiu tago unu al la alia. Helpeme ili etendas siajn manojn. Nura gesto hodiaŭ. Eble pli — morgaŭ jam. Ni helpos al ili, kiel ili helpas nin. Solidareco! La fundamento de nia batalo. — Kaj ni scias, eĉ se ili festas senĝene, ne minacate de policaj bandoj pretaj por ataki el embusko, — ni scias, ke iliajn korojn premas la imago pri subpremo de fratoj en okcidento, de

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

fratoj en imperialistaj kolonioj ekspluatataj kiel neniuj aliaj. Tiaj pensoj flugas pli malpli impreseme tra niaj cerboj. Nin anojn de sennacieca idealo certe pli forte ili okupas ol la multajn. Ni en tago de unua de majo ne nur vidas la brilantajn flamkolorajn standardojn super niaj kapoj, ni ankaŭ vidas la nigrajn nubojn pelatajn sur ĉielo de ventego muĝanta.

Nenia printempa suno alridas karese la proletaron, dum ĝi suferas sub jugo kaj estas dumvive turmentata je pli granda profito de reganta klaso. Neniu varma maja tago povos esperigi sklavojn per iluziaĵoj je promesita libereco. Sed arda brulado restas en la brusto, sento akre mordanta, sento kiu ŝanceliĝantajn ne lasas pleniĝi de subiĝemo senkontraŭstara. Batalemo kiel signo de maja tago, ribelemo anstataŭ malkuraĝo! Ni estu bataluloj, sed ne festemuloj je l’ unua maja tago. En ĉiuj landoj larĝiĝas kun granda impertinenteco la nigra reakcio. La ĉefajn regnojn ekposedis malkaŝe reakciaj registaroj. Ni devas klare vidi tion, por konkludi ke la klaskontrastoj pliakriĝas kun evolua logiko, kaj ke ni urĝe devas formi la klasan fronton tre firme, solide, unuece. Kamaradoj! Manojn interplektante trans ĉiujn limojn, neĝenate per rasaj aŭ lingvaj diferencoj, ni ĵuru en la unua maja tago, ke ni ne volas ripozi, ne volas halti, antaŭ ol estos plenakirita la venko de l’ proletaro en la tuta mondo, kaj la vojoj liberaj por ekmarŝo en luman estontecon de nova socio!

«Sankta» jaro ĉe Vatikano

Post ĉiu 25-jara periodo oni festas en Romo t. n. «sanktan» jaron. Tiu ĉi festo rezultigas ĉiam amasan pilgrimadon, kiun povas partopreni nur la katolikoj kun plenplena monujo. Roma eklezio ĉiam celis profitege utiligi por si fanatikismon de l’ popolamasoj, pilgrimantaj olim¹) al «sanktaj lokoj» en Jeruzalemo. Kaj jen de-post 14. jc., la kredantoj pie falas teren antaŭ la «ĉerkoj de Petro kaj Paŭlo» kaj per tio pligrandigas monan enhavon en kaso de Papo.

Romo estas lukse ornamata por gastame akcepti la kredantojn kaj . . . prirabi ilin.

La preĝejoj estas lukse ornamataj per broditaj silkaĵoj, sur la altaroj reklame estas ekspozataj la oferaĵoj ktp. Grandegaj hoteloj estas speciale aranĝitaj por pilgrimantoj, kun amerikana rapideco estas konstruitaj monstraj restoracioj por nutrado de amase venantaj piuloj. Multaj etburĝaj familioj «oferis» ĉambrojn por havi «sian pilgrimulon» kaj per tio senkostigi por si la tutan loĝejon. Amaso de l’ parazitoj kaj ĉiuspecaj friponoj sin preparas por ekspluati la kredantojn. La foiro estis perfekte organizita. Ĝi estis malfermita kun kurioza ceremonio. Meze de la profunda silento Papo ekfrapetis per ora marteleto fermitan pordegon, kiu sub malforta frapo de l’ kaduka maljunulo malfermiĝis kvazaŭ laŭ movo de l’ magia bastoneto kaj liberigis la trairejon.

Tra tiu ĉi pordo iros la pilgrimantoj kaj per aĉetataj indulgiloj ricevos pardonon de l’ pekoj ne nur por si mem, sed ankaŭ por siaj parencoj en purigejo; 20-foje dum 25 tagoj la pilgrimantoj devas trairi tiun ĉi pordon kaj nur tiam ricevos certan pardonon de ĉiaj pekoj.

Papoj riĉiĝadis per tiu ĉi indigninda trompo je l’ naivuloj. Tion evidentige pruvas la fakto, ke tiu ceremonio estinte okazadis post ĉiu 100-jara periodo, pli malfrue — post 50-jara periodo, kaj nun oni havas por okazigo de tiu profitdona festo nur 25-jaran periodon. Dum 700 jaroj la ceremonio de sankta jaro ne okazis nur unu fojon — en franca revolucio. En jaro 1600 oni kalkulis ĉ. 3 000 000 da pilgrimantoj, venintaj en Romon.

En tiu ĉi jaro la sukcesigo de l’ «sankta jaro» ne estas tute bonŝanca. Malfavoraj cirkonstancoj estas unuflanke altaj vivkostoj en Romo, en kiu ekz. panprezo kreskas ĝis neordinara nivelo; aliflanke — la kredantoj estas malkvietigitaj de nuna politika situacio de faŝista Italio, dank’ al kiu oni preferas resti kun nepardonitaj pekoj por ne riski malagrablajn eventualaĵojn dum sia surtera vivo en Romo.

Tamen ne nur pro tio la festo de sankta jaro nun estas speciale notinda. Estas ankoraŭ kelkio direnda por karakterizo de Vatikano mem. La reĝo de Vatikano, sin nomanta posteulo de Kristo sur la tero, antaŭ komenco de l’ sankta jaro eldiris publikan paroladon pri socialismo kaj esence kontraŭ Sovet-Unio. Menciante pri katolika misio, kiu revenis el Sovet-Ruslando, li interalie diris, ke la eklezia devo estas lukti kontraŭ venena influo de socialismo kaj evitigi tiun danĝeron, kiun kunportas socialismo kaj komunismo. Papo estis alvokanta organizi tiun lukton per opaj penoj kaj petegi la Ĉiopovan dum la sankta jaro, ke Li efektivigu la deziron de l’ piuloj. Tiu ĉi parolado estis publikigita baldaŭ post vizito de Ĉemberlen (Chamberlain) al Vatikano kaj tiu de angla ministro por eksterlandaj aferoj.

La vizitoj de regantaj altranguloj al Vatikano estas ordinaraj fenomenoj en internacia politiko.

Lasta milito iom ŝanĝis la interrilatojn de Vatikano kaj kapitalismaj regnoj, sed ĝi ne malestigis ilin. En imperialisma politiko de grandaj ŝtatoj Vatikano ludas gravan rolon. Multaj registaroj havas ĉe Vatikano konstantajn ambasadorojn, elspezante grandajn sumojn por ili.

Iu el kongregacioj de Vatikano administras la lernejojn kaj diversajn instituciojn, kiuj ĉiujare havigas al Vatikano armeon da agentoj por diversaj celoj. Junaj, fizike sanaj homoj uniforme vestitaj per monaĥaj roboj, ili estas kriple edukataj por rolo de l’ eklezia oficisto. En Romo tiuj ĉi papaj edukatoj povas konsistigi kelke da batalpretaj regimentoj, kiuj povos kuraĝe batali. Por konstantigo de tiu armeo Vatikano elspezas grandajn monsumojn.

Ĉe Vatikano funkcias ankaŭ la aliaj kongregacioj, kiuj havas aferan karakteron de ministerioj. Ĉe Papo mem ekzistas sekretariaro, kiu esence estas ministerio por internaj aferoj.

Sed Roma papo direktas sian laboron ne nur per tiu ĉi granda aparato funkciigata de l’ monakoj, kardinaloj kaj ekleziaj oficistoj ktp. Li ankaŭ influas per ĵurnalaro. Krom oficiala papa ĵurnalo, eldonata ĉe Vatikano, en Romo eldoniĝas multe da diversaj katolikaj presorganoj, kiuj akcelas la saman politikon por stultigo de l’ popolmasoj.

La senhalta kaj regula funkciado de tiu ĉi granda aparato estas ĉiam garantiita per grandaj enspezoj de Vatikano. Krom tiuj monsumoj, kiuj inunde venas en papan kason dum «sanktaj» jaroj, Vatikano havas multajn aliajn fontojn de l’ profito. En Vatikano estas kolektitaj multenombraj valoraĵoj el oro kaj juvelaĵoj, unikaj artaĵoj, kiuj estas konataj de l’ tuta mondo, kiel ekz. majstraj verkoj de Rafael, Tician, Perugio, Corregio kc., senfinaj galerioj kun skulptaĵoj kaj marmoraĵoj, kreitaj de grandaj artistoj, komence de l’ malnovaj epokoj, galerioj de gobelenoj, freskoj, tapiŝoj, bibliotekoj ktp. Ĉiuj ĉi valoraĵoj, akumulitaj dum multaj jarcentoj, estas instalitaj en tuta labirinto da ĉambregoj, kiuj estas ĉiutage viziteblaj por pagintoj altan enirpagon.

Per miloj da siaj vizitantoj Vatikano ricevas grandan enspezon. Ne malpli grandan profiton ĝi ricevas per siaj bankoj, kiuj laboras kiel ĉiuj bankoj de l’ kapitalistoj, laŭ maniero de ordinaraj pekuloj. Laŭ dekreto de itala registaro depost 1871 j., Vatikano ĝuas liberecon je ĉiaj ŝtataj, provincaj kaj urbaj impostoj kaj senpagan servon de poŝto, telegrafo kaj aliaj tutlandaj institutoj.

Oni malfacile povos diveni proksimuman sumon de papaj elspezoj. La buĝeto de Vatikano neniam estas publikigata. Tamen apud la temploj kaj samtempe kun predikoj en kaŝitaj kontoroj de Vatikano ĉiam frapetas la kalkuliloj kaj lertaj librotenistoj registras enspezojn kaj elspezojn de ĝi.

Ne esperante sole pri helpo de Dio, posteulo de Kristo sur la tero por gardado de sia palaco kaj havaĵo establis grandan etaton de laika dungitaro. En tiu ĉi etato troviĝas generaloj, koloneloj, oficiroj, nobeloj, elektitaj ĝendarmoj, amaso da servistoj kaj ceteraj oficistoj.

La armeo de Vatikano estas riĉe provizita per modernaj armiloj kaj ĝue vivas en escepte bonaj kondiĉoj; nur dekoranta enirojn de Vatikano malgranda parto de tiu armeo estas vestita per mezepokaj uniformoj, laŭ desegnoj de Mikael-Angelo.

¹) olim = iam antaŭlonge, — en malprecize memorata tempo; f. = jadis.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Nun amikaj rilatoj stabiliĝis inter Vatikano kaj itala registaro. Vatikano garantias per sia aparato la subtenon al politiko de Mussolini kaj pro tio havas rajton instrui pri religio en ĉiuj ŝtataj lernejoj ktp.

Per politikaj partioj Vatikano influas en parlamento, partoprenas en socia laboro, fondas kristanajn laboristajn sindikatojn, kooperativojn kc. Per sia potenca aparato Vatikano akcelas unuigon de regantaj klasoj kun la religio por komuna lukto kontraŭ hidro de l’ revolucio.

Kelkiuj sincere kredas, ke Vatikano subtenas nur katolikan eklezion. Tiu ĉi opinio estas erara. Vatikano estas unika citadelo de l’ religio, kiu en nia epoko defendas ĉian religion kaj eklezion, al kiuj minacas katastrofo. La estroj de Vatikano bonege komprenas, ke kiam ruiniĝos ajna religio, tiam venos la sama sorto por la alia. Tial por subteno al mahometana religio kaj tiuj de orientaj popoloj ĉe Vatikano nun estas establita «fako por orientaj religioj», kies tasko estas organizita laboro por stultigo kaj trompado je orientaj popolmasoj, vekitaj per eĥo de proletara revolucio en Sovet-Ruslando.

Anoncante la komencon de «Sankta» jaro Papo alvokis ĉiujn fortojn por la lukto kontraŭ socialismo kaj komunismo. Sen apartaj komentoj oni komprenas, ke multebranĉa aparato de Vatikano laŭigos sian agadon konforme al parolado de Papo. De nun tiu agado estos malkaŝe direktita kontraŭ Sovet-Unio. Dum «sankta jaro» Papo esperas ĉiufronte vigligi agadon de Vatikano kaj samtempe insidan agadon kontraŭ Sovet-Ruslando esperante per tio ankaŭ subteni degelantan aŭtoritaton de l’ eklezio.

Sed la alvoko de Papo estas malfrua. Oni nun povas nedubeble aserti, ke ĝi ne aŭdigos respondan eĥon en popolmasoj.

La proletaro scias jam, kio estas la socialismo kaj el kies buŝoj oni povas aŭdi veraĵojn pri Sovet-Unio.

Tamen Vatikano, kiel la citadelo de l’ religio, estas la plej reakcia forto, baranta la malglatan vojon de laborista movado en Hispanio kaj Italio. Krom la ceteraj obstakloj, malhelpantaj la lukton por socialismo en tiuj landoj, laborista klaso devas venki nigrulan forton de Vatikano. La alvokon de Papo eŭropa proletaro devas ekaŭdi kaj dece kontraŭagi ĝin per antireligia propagando.

N. Krassovski.

Kio okazas en Germanio?

Tra reakcia gazetaro germana iras triumfa voko: Hindenburg kandidato de la «regna bloko»! Hindenburg post meditado sincera akceptis la kandidatecon! Kion signifas tio? Por trafe kompreni tion, necesas analizi la okazintaĵojn depost la «revolucio» 1918. La «revolucio» 1918 forigis dinastion, la kronoj rulis en polvon, ekestiĝis «respubliko», la plej libera de la mondo. Sed baldaŭ montriĝis, ke kapitalismo ankoraŭ vivas. La kapitalistoj bonege komprenis akomodi sin al la cirkonstancoj. Ŝanĝiĝis nur la titolo. La korupcia kapitalista klaso uzis nun la elpendaĵon «Respubliko Germana». Dum la unuaj jaroj depost 1918 ili kaŝe kaj taktike agis, koaliĝante kun socialdem. partio, sed ĉiam tamen klopodante havigi al si senperan potencon. La unua provo tion efektivigi okazis dum la jaro 1920 (Kapp-puĉo), sed pro unueca kontraŭstaro de la laboristoj la monarkistoj malsukcesis. Depost tiu tempo ili pli taktike kaj subtile agis, por atingi siajn dezirojn per pacaj rimedoj, kaj ili plene sukcesis, dank’ al la «Dawes-plano», kies efikon la proletaro nun komencas eksenti je la propra korpo. Oni nun kredas sin sufiĉe forta, pro tio naciista agado malkaŝa, per la provoka kandidatigo de la amasbuĉisto Hindenburg. La prezento de Hindenburg evidente montras kiom fortaj sentas sin la monarkistoj en la plej libera respubliko de la mondo, en kiu dum daŭro de kelkaj jaroj kunregis laborista partio. Plej notinda estas la fakto ke la amasbuĉisto antaŭ akcepto de la kandidateco demandis la forkurintan Vilhelmon, ĉu li permesas al li la akcepton de la ofico. Tio plej trafe montras kian prezidanton Germanio povos ricevi. La venko de Hindenburg estas venko de la malkaŝa monarkio en Germanio. Lia konkuranto estas Marx, la kandidato de l’ katolika partio (centro), kiu havos la subtenon de la demokratoj kaj ankaŭ de l’ socialdemokratoj, kiuj forlasis la propran kandidaton, kvankam tiu estis ricevinta preskaŭ 8 milionojn da voĉoj dum la unua balot-iro.

Voko.

Kelkaj vortoj pri la voĉdonado en Belgio

En mia lasta artikolo¹) mi prognozis sufiĉan malpliiĝon de la voĉoj por la liberala partio, kaj grandan pliiĝon de la socialistaj voĉoj kaj de la katolikoj. Granda parto de tiu prognozo efektiviĝis. Nur solan eraron mi faris: la sukceso preskaŭ superis mian esperon. Kaj ĝenerala surprizo: la katolika partio perdas 2 deputitojn dum la socialista partio gajnas 11 deputitojn. La liberala partio perdas 11 deputitojn kaj la komunistoj sukcesis dank’ al la kuniĝo de pluraj diversregionaj listoj gajni 2 deputitojn. La nova belga deputitaro konsistas do el:

79 socialistoj 78 katolikoj 22 liberaluloj 2 komunistoj 6 aliaj partioj 187

La socialistoj ricevis proksimume 40 % el la voĉoj. Tiu socialista venko (laŭ la burĝa gazetaro kiu tion konfesas) estas ĉefe kaŭzita de la modela organizo de la socialista partio kaj ankaŭ pro la inteligenteco de ĝiaj ĉefoj. Sed kompreneble ekzistas alia kaŭzo eĉ plej impresiga: La laboristaro komencas kompreni ke la religio estas nur ilo ĝin kaptanta, ke la promesoj de la katolika partio nur similas la neniam ricevitan teron promesitan de la Biblio. Ĝi ekkomprenas sian devon. La reakcio timektremas. Ĝi nun komprenas ke ĝia tuta kontraŭlaborista propagando restis senfrukta. Dum tiu ĉi lasta periodo, la reakcio uzis ĉiujn rimedojn por malebligi socialistan sukceson. Ili presigis afiŝojn kun insultoj abomenindegajn, montrante viron kun tranĉilo en buŝo sia, aŭ sovaĝajn bestojn kies kapoj reprezentis iun ĉefon socialistan. En sia propagando, ili sisteme kunigis socialistojn kaj komunistojn. La samaj insultoj trafis tiujn dupartiajn kamaradojn. Eĉ ili deklaris, ke la disputoj inter la komunistoj kaj la socialistoj estas nur ŝajnaj. Ke enkore kom. kaj soc. interkonsentas. Kaj, k-doj, permesu ĉi vorton, pro kio tiu mensogo reakcia ne fariĝas vera? Pro kio ni, pro la sama celo batalantaj kaj pro la samaj kaŭzoj suferantaj, ne unuiĝas? Pro kio ni ne unuiĝas por kontraŭbatali tiun kapitalistan monstron? Responde al la insultegaj afiŝoj de la reakciaj partioj, la socialista partio eldonis belegan afiŝon, eble la plej elokventan el ĉiuj ĝis nun eldonitaj. Ĝi reprezentas knabineton kies trajtoj enhavas jam la doloron. Ŝiaj okuloj petegas. La subskribo estas jena:

Paĉjo, pensu pri panjo, pensu pri cia filineto: Kaj voĉdonu por la Socialistoj!

Eble kelkaj ne komprenos tion. Ĝis nun la revoluciaj partioj malofte uzis la infanan amsenton. Kaj tamen, bone pripensite, ĉu ne estas la infano kiu pleje indas kompaton, kiu estas la granda viktimo de la kapitalistaro?

90 % el la infanoj mortas junaj. Inter dek infanoj junaĝe mortantaj estas sep infanoj de la laboristaro. Ili ne ricevas sufiĉan nutraĵon. Kaj kiu suferas pli ol la patrinoj pro tiu situacio? Se oni bone ekzamenas, ĉu la senco de tiu afiŝo ne estas plej elokventa?

La infano fariĝas la advokato de la multaj infanoj mortintaj aŭ kriplaj pro nesufiĉaj prizorgoj, kiu petas pli da nutraĵo kaj admonas la patron voĉdoni por la socialistoj, kiuj kontraŭbatalas tiun aĉan reĝimon, kiuj volas ke oni multe subtenu la infanojn por ke estiĝu fortika laboristaro konscia. — Kaj la laboristoj komprenis!

Sed la reakcio ne abdikas; ĝi preparas financan kontraŭbatalon. Reĝo, generaloj, episkopoj, pastroj estas la agantoj de tiu movado. Sed la belgaj laboristoj ne fordonos sian venkon. Kaj se akra batalo estas necesa, ĝi okazos. Kaj la martelo, la falĉileto kaj la plumingo, la armiloj de la proletariaro, venkos la glavon kaj la krucon, armilojn de la kapitalistaro.

Léon Bergiers.

¹) vidi n-on 28.

Al kamaradoj en Blankrusio!

Ni nun havas agentejon en Minsk. Vi povas pagi viajn kotizojn por membreco kaj gazetoj, libromendojn ktp. al k-do D. Snejko, Poŝtkesto 33, Minsk.

Adm.

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

La Oktobra fervojo

La Oktobra fervojo etendiĝas de Nordo el Leningrado rekte ĝis Moskvo. Kun flankaj branĉoj ĝi havas longecon de 2400 km.

La administracio de la fervojo troviĝas en Leningrad, kie estas 1260 oficistoj; sur la linio estas 29 130 oficistoj, entute 30 390. — Dum tempo de malsato en 1920—1921 jaroj estis preskaŭ 55 000 oficistoj, nuntempe dank’ al plisimpligo kaj mallongigo de nebezonaj formalaĵoj oni sukcesis malgrandigi la tutan aparaton. La laboro de la fervojo inkluzive transveturigon de ŝarĝoj kaj de pasaĝeroj atingas preskaŭ la antaŭmilitan normon, kaj jam plu ne mankas lokomotivoj kaj vagonoj.

Ĉiuj loĝejaj aferoj sur la vojo estas transdonitaj al loĝeja kooperacio, kiu jam mem prizorgos kiel remonton tiel ankaŭ konstruadon de novaj domoj; por estonta printempo la administracio de vojo disponigis la bezonatajn materialojn.

Dum lastaj monatoj la salajroj de fervojistoj multe pligrandiĝis, nuntempe plej malbone salajrataj grupoj de kontora laboro preskaŭ atingis antaŭmilitan salajron kaj kelkaj salajroj (vojgardistoj) superas la antaŭmilitan normon je 200—300 %. Kvalifikitaj laboristoj ricevas mezan salajron de 100 rubl. (50 dolaroj) monate; konforme al altigo de salajro kreskas produktadkvanto.

Ĉiuj senlaboruloj ĉiumonate ricevas monhelpon kaj senpagan kuracadon por si mem, kiel ankaŭ por familianoj.

Ĉiuj laborantoj krom tio ricevas senpage por si mem kaj familio 6 vojbiletojn por vojaĝo en tuta Sovetlando. Krom tio je duonprezo unu kvadrat-klafton da ligno kaj 10 funtojn da petrolo, kvar biletojn monate por distanco de 500 verstoj (680 km) por si mem kaj familio por alveturigo de provizoj kaj ankaŭ aliajn malgrandajn rabatojn.

Fine oni devas diri, ke tuta vivo sur la fervojo, ruinigita de imperialista milito ree normaliĝas, ĉiuj vundoj resaniĝas, kaj ke ĉio akceptas vivajn formojn de libera lando.

Satano 1081

La greka fervojista striko

La oficejo de I. T. F. petas nin pri enpreso de jenaj linioj:

En pluraj laboristaj gazetoj oni raportis dum lastaj tagoj pri la fino de l’ greka fervojista striko, je kio oni nomas tiun ĉi konflikton «komunista» senkonsidere entreprenita strikmovado, kiu ne atentas pri fervojistaj interesoj. Tiu ĉi opinio estas erara. Kiel la I.T.F. jam sciigis en sia raporto, la striko estis neevitebla, post kiam administracio kaj registaro celis ne nur larĝajn plimalbonigojn, sed eĉ rifuzis plenumi siajn promesojn konsentitajn post la lastjara strikmovado, i. a. la enkondukon de l’ okhora labortago.

En ĉiuj lokaj grupoj la strikdecido estis prenita unuanime. Eĉ se la estraro estus kontraŭstarinta, la strikeksplodo ne estus evitita. La partopreno je la striko estis ĝenerala inter ĉiuj grupoj de fervojistoj; po 10 000 personoj ne estis pli ol 20 strikrompantoj. Se la striko tamen fine estis perdita, tion kaŭzas la sinteno kaj la kontraŭrimedoj de la registaro.

Ni per tio nur volas elmontri, ke riproĉoj al la estraro de l’ greka fervojista unio estas nemerititaj kaj ne sen danĝero por la grekaj kolegoj, ĉar administracio kaj registaro senindulge maldungas la fervojistojn kaj iliajn gvidantojn. Centoj da gvidantoj kaj agemaj membroj jam estas maldungitaj aŭ maldungotaj. La redungotoj devas deklari, ke ili la difinon pri sia rajta situacio sen pluo lasas al la administracio.

La sekretariejo de l’ I.T.F. sin turnis al la greka ministro-prezidanto kaj esploris, kiaj pluaj paŝoj povas esti farataj en intereso de la persekutataj kolegoj.

NOTU! KONGRESONTOJ!

La V-a okazos de 11. ĝis 15. aŭgusto en Wien

La senlaboreco en Aŭstrio

Speciale verkita de SAT-ano n-o 2364, Membro de la «Centra senlaborulkomitato de Aŭstrio»

Du kaj duona jaroj forpasis de la tempo kiam la aŭstria burĝaro pere de la prelato Seipel venigis la ĝenevajn kontraktojn kaj «sanigis» la ŝtaton. La sekvoj de tiu ĉi ŝtatsanigo estas ĝis nun ne ekzistinta mizeriĝo de la Aŭstriaj proletoj. La ĝenevaj kontraktoj enhavas paragrafojn, per kiuj la forigo de la malmultaj ankoraŭ ekzistantaj laboristaj protektleĝoj estas postulata kaj la faktigo de tiuj paragrafoj estas la tasko kaj devo de la registaro. La Aŭstria registaro ankaŭ pene klopodas plenumi tiujn paragrafojn kiuj estas en la intereso de la aŭstriaj kaj eksterlandaj kapitalistoj. 90 000 postenhavantojn ŝtatajn la registaro ĝis nun forĵetis el la laborejo sur la straton, aliaj 20 000 ankoraŭ sekvos. Ĉi tiu kunlaboro inter registaro kaj privataj entreprenantoj kaŭzis ke ekzistas hodiaŭ 230 000 senlaboruloj, oficistoj-postenhavantoj kaj laboristoj. La grandecon de ĉi tiu nombro oni povas nur kompreni se oni scias, ke en nia malgranda ŝtato entute nur ekzistas 1 200 000 personoj kiuj por salajro laboras. Sekve signifas tiu ĉi nombro de 230 000, ke ĉiu kvina laboristo, postenhavanto aŭ oficisto estas senlabora. Pli ol 750 000 personojn, — la familianoj estas enkalkulitaj — koncernas tiu ĉi grandega senlaboreco. La sekvo de tio estas terura ĉar en la plej bona kazo familio de kvar personoj ricevas ŝtatan senlaborulsubtenon de nur 18 aŭstr. ŝilingoj posemajne, por kiuj estas aĉeteblaj 19 kg da pano aŭ 4½ kg da graso aŭ ½ paro da malbonaj ŝuoj. Kiel mi jam diris, tio estas ankoraŭ bona kazo, ĉar familioj kun pli ol 4 personoj ankaŭ ne pli ricevas, kaj multaj ne ricevas tiel «altan» subtenon sed malpli altan. Granda parto ankaŭ jam de longe nenion ricevis. Kaj nun la ĉefa afero: laŭ la ĝenevaj kontraktoj estas nur permesate doni al 90 000 senlaboruloj ŝtatan subvencion. La sekvo de tiuj paragrafoj estas ke la penadoj de la registaro sin direktas al tio, forpreni la subtenon de tiuj 140 000 kiuj superas la permesatan staton de 90 000. Kaj jam la parlamento akceptis leĝon, laŭ kiu de la 1. junio 70 000 senlaboruloj ne plu ricevos la ŝtatan subvencion kaj tio nur estas la komenco de pluaj paŝoj en tiu rilato. Nature la registaro jam de longe estus farinta tion, se ne estus faktoro kiu tre malhelpas tiajn fiagojn. Tiu ĉi faktoro estas la organizeco de la senlaboruloj. La senlaboruloj elektis proprajn reprezentantojn, la tiel nomatajn senlaborulkomitatojn, kiuj ekzistas en ĉiu pli grava loko en Aŭstrio. La lokaj kaj fakaj komitatoj estas reprezentataj en la «Centra senlaborulkomitato de Aŭstrio» kies sidejo estas en Vieno. La Centra senlaborulkomitato eldonas gazeton, la «Senlaborulgazeto» elirantan po 30 000 ekzempleroj. Multaj demonstracioj jam estis aranĝataj de la C.S.K., kaj tio estas la kaŭzo, pro kio la registaro ĝis nun ne kuraĝis tiel akre kaj rapidege forrabi de la senlaboruloj la viveblecon. Komprenebla la pensoj kaj penadoj de la registaro estas detrui kaj disrompi ĉi tiun centran senlaborulkomitaton por sengvidantigi la senlaborulmovadon. Oni enkarcerigis la gvidantojn, aŭ kio estas la pli bona okazo, donis labor-eblecon al ili, por forigi ilin de la senlaboruloj. Ĉiuj registaroficoj de la demokrata respubliko furiozas kontraŭ la senlaborulmovado. Ĉiun demonstracion de la senlaboruloj oni malpermesas. Policatakoj, arestoj kaj malbontraktadoj de la senlaboruloj, kiuj propagandas por la postuloj de la senlaboruloj, estas ĉiutagaj. Mardon la 7. aprilo estis aranĝata demonstracio de la senlaborulkomitato de Aŭstrio. Unue oni malpermesis ĝin, sed en la lasta momento oni donis la permeson, ĉar tiam la senlaboruloj malgraŭ la malpermeso estus ekmarŝintaj. La registaro mobilizis ĉiujn haveblajn fortojn. La sekvo de tiu mobilizado estis atakoj kontraŭ la senlaboruloj. La rezulto estis 20 vunditoj en Vieno kaj 50 vunditoj en Graz, la ĉefurbo de Stirio kaj nekalkuleblaj arestoj de la senlaboruloj per la kuraĝa policaro de nia demokrata respubliko. Policsabro, hokkruculoj¹) kaj faŝistoj disrompu la fronton de la laboristoj, por ke estu eble forrabi la lastan restaĵon de la leĝoj favoraj al la laboristoj. 12-hora labortago, forigo de la leĝo pri la laboristkonsilantoj (sovetoj), forigo de la luleĝo, forigo de la leĝo pri la asekuro kontraŭ senlaboreco, mizerigo de la laboristoj ankoraŭ laborantaj, ellivero de la senlaboruloj al la malsatmorto aŭ al la memmortigo, — tiaj estas la signaldiroj de la aŭstriaj kapitalistoj. Espereble la aŭstria laboristaro estos sufiĉe batalema kaj klaskonscia por malhelpi tion.

¹) faŝistoj antisemidaj.

— pàgina 5 —

SENNACIULO 5

Statistiko pri la vivnecesaĵoj en Germanio

Oni publikigas oficiale: Depost julio de la pasinta jaro la tendenco montras, kun malgranda interrompo de prezaltiĝo, normalan movadon de la germanaj prezoj, sed pli densan apogon je la prezmovo de la mondprezoj (kontraŭe al la prez-evoluo dum la unuaj monatoj 1924). Tio signifas malstreĉiĝon de la likvidmovado, signifas kapital-estiĝon kaj altiĝantan eluzon de kapitalo sur la merkatoj, kiuj servas senpere al la ekonomiaj entreprenoj; sed signifas ankaŭ, aliflanke de la prezproblemo socipolitika kaj dum la tempo de la transformiĝo per la granda diferenco inter la perlaboro kaj preznivelo je la malfortigita aĉetpovo de l’ popolamasoj, — devigan retenadon ĉe la aĉeto de bezonaĵoj kaj per tio mizerstaton.

La prezmovado en januaro 1925 montris la saman tendencon kiel en decembro 1924: malgraŭ prezmalaltiĝo de kelkaj produktoj (graso, viando, fiŝaĵo) altiĝis la indekso de la grupo de nutraĵoj (18 specoj) de 131,3 en 30. dec. 1924 ĝis 140,9 en 28. jan. 1925, la entuta indekso de 134,8 ĝis 140,4. Malgrandajn malaltiĝojn montris post altiĝo en januaro la grupoj: haŭtoj kaj ledo, teksaĵoj, metaloj kaj mineraloleoj. La enlandaj produktaĵoj (16 specoj) altiĝis. Laŭ la plej novaj nombroj montriĝas ĝenerala prezmalaltiĝo de 28. jan. ĝis 11. febr. 1925, kiu estas grava en grupo 1 (greno). La entuta indekso 136,0, same la grupo nutraĵo tamen montras spite la lasta reiro altiĝon kontraŭ decembro. La regna indekso por vivnecesaĵoj altiĝis daŭre de 122,9 ĝis 125,1 laŭ la konstato de regna ofico statistika de 30. dec. 1924 ĝis 11. febr. 1925.

Pli klare montriĝas la grava multekostiĝo en la sekvantaj nombroj de la indekso de saksa detalkomerco, kiuj estas konstatitaj sur bazo de la detalvendprezoj, sciigitaj de la saksa landofico statistika. Ili estas kalkulitaj laŭ mezprezoj de la plej gravaj mastrumaĵoj en 8 diversaj urboj:

1924 Fino de jun. 1924 Fino de dec. 1925 Komence de febr.
Sekalpano 103,6 148,6 164,7
Tritikfaruno enl. 89,1 113,9 120,9
Rizo 103,5 116,0 118,0
Faboj 142,5 147,5 150,0
Bovaĵo 113,5 123,6 123,6
Porkaĵo 111,3 145,0 138,9
Lardo 150,6 192,5 190,8
Butero 138,1 183,0 170,0
Margarino 74,1 92,0 93,2
Graso eksterl. 88,8 129,0 127,3
Salharingoj 119,2 153,0 164,5
Gado 111,6 128,4 155,6
Sukero 170,4 145,0 145,0
Ovoj 178,9 276,3 250,0
Lakto 150,9 165,1 160,4
Karbobrikoj 159,2 150,3 149,2

Kiam oni komparas la estantajn prezojn de kelkaj krudmaterialoj, duonfabrikaĵoj kaj nutraĵoj kun la konformaj antaŭmilitaj prezoj, montriĝas sekvantaj altiĝprocentoj: plumbo 153,9; zinko 70,7; stano 27,7; malnova fero 30,4; benzino 14,3; benzolo por motoroj 85,7; oleo por Diesel-motoroj 20,0; maŝinoleo 69,2; kotono 93,0; lano (Cap snow) 54,1; kotonfadeno 120,2; stebfadeno 155,7; tritiko 20,5; sekalo 55,3; ovoj 150,0; butero 56,3.

La prezformiĝo por sekalo kaj faruno montriĝas en la prezformiĝo de pano. La prezoj de sekalo estis pli altaj je 64% en la 13. febr. 1925 ol en la sama dato 1914, laŭ konstatoj de la Dresdena produkta borso. Ankaŭ sekalfaruno (elmuelita 70%) altiĝis dum la sama tempo je 63%. La diferenco inter sekalo kaj sekalfaruno, samkvalitaj, estis en 1914 je la 13. febr. 51%, en 1925 nur 50,5%. Oni devas konfesi, ke la formiĝo de farunprezoj adaptiĝis al la cirkonstancoj en rajta distanco. Dum la lasta tempo la prezoj por faruno pli malaltiĝis ol la prezoj por sekalo; pro tio la diferenco de la produktprezoj inter sekalo kaj faruno altiĝis nur de 11,25 markoj (je 5. okt. 1924) ĝis 12,75 markoj (je 13. febr. 1925), aŭ laŭ procentoj: 13,5. La detalprezoj por viando malaltiĝis dum la lastaj semajnoj iomete. Rondlignoj multekostiĝis laŭ la diverseco je 43 ĝis 77%. Haŭtoj de bestoj je 3 ĝis 10%.

Du Siegmaranoj (1305, 1839).

TRA LA KLASBATALO

En Sofio okazis atenco per eksplodmaŝino kontraŭ la faŝista registaro, kiu troviĝis en katedralo dum entombigo. Ĉiuj ministroj estas pli malpli grave vunditaj, inter ili la fama Cankov. Multaj generaloj, urbestro, deputitoj ktp. estas mortigitaj. Sekvis al la atenco furioza teroro kontraŭ laboristoj-kamparanoj. Multaj laboristoj jam estas ekzekutitaj de lamilit-aŭtoritatoj. En kelkaj regionoj okazas bataloj.

En Portugalio okazis «revolucio» de oficiroj, dum kiu oni per bombĵetado kaj pafado mortigis multajn personojn. La registaro deklaris militan juron kaj sieĝan staton.

Trocki resaniĝis kaj revenos al Moskvo post kelkaj tagoj.

La Centra Senlaborula Komitato en Aŭstrio estas likvidita de la registaro!

La milittribunaloj mortpafigis en Estonio du gvidantojn de la laborista movado, pro nura denunco ke ili estas partoprenintaj la decembran ribelon.

Reakcia movado ekregas en Japanio. En 7. marto la bilo de kontraŭsocia movado estis akceptita en la parlamento malgraŭ ĉiu kontraŭbatalo de la laboristaj grupoj, k. klaskonsciaj kamaradoj. En tiu tago la parlamento estis gardata de pli ol 3000 policanoj kontraŭ malhelpo de kontraŭuloj. La bilo estas iom simila je leĝo, kiun antaŭe Bismarck efektivigis en Germanio. Laŭ tiu bilo, oni neniel povas subteni socialisman movadon. Kolektiĝintaj socialistoj kunkantis «Revolucian kanton» antaŭ la parlamento, en kiu parlamentanoj diskutis pri la bilo. Arestitoj estis forsenditaj al la Centra Polica oficejo per ŝarĝaŭtomobiloj. R. O. R.

Ŝimoi Harkiĉi, prof. en Orienta Instituto, Napoli, Italio, nun estas reveninta en Japanion, k. propagandas Faŝismon, aŭ Mussolinismon, dirante ke nuna stato de nia lando estas tute simila je tiu antaŭ regado de Mussolini k. estas tre danĝera k. terura. Kaj naivuloj sekvas lin! — R. O. R.

Necesas kelkaj personaj vortoj

Lastan jaron, sekve de klopodoj de «Komunista Frakcio el membroj de SAT», la agitfako de Komintern petis raporton pri la esp-a movado. Komunistaj k-doj komisiis min verki tiun raporton. Akceptinte plenumi la taskon, mi provis meti min en la spiritostaton de advokato, pledanta antaŭ juĝistaro por la bono de sia kliento. Mi do uzis ĉiujn argumentojn, kiujn mi opiniis plej kapablaj por sukcesigi ĉe komunista gvidantaro la vidpunkton de mia kliento t. e. esp.to. Tiu raporto estis do absolute privata afero kaj havis tute mallarĝe difinitan celon.

Nu, okazis, ke iu de mi nekonata persono spione havigis al si tiun mian raporton. Verŝajne tiu skribaĵo ŝajnis bona armilo uzinda por ĵeti dubon, suspektemon kaj malkonfidon en la SAT-anajn vicojn. Tiucele la antaŭparolo de mia raporto estis tradukita esperanten kaj rondiras en multaj manoj. Necesas do averti la SAT-anaron pri evidenta malbonintenco de la personoj, kiuj utiligas privatan dokumenton por semi disigajn ĝermojn sur la SAT-kampo.

Tute malkaŝe kaj sentime mi do deklaras ke mensogas la personoj, kiuj, armite per kelkaj diroj el mia raporto, klaĉadas, ke SAT estas sub la regado de Komintern.

La vera vero estas, ke la SAT-aparato celas utili al ĉiuj senescepte laboristoj, unuiĝintaj en organizaĵoj, kies bazprincipo estas la klasbatalo. Se la komunistoj, frakcie organizitaj, bone uzis la aparaton, estas en tio nenio riproĉinda, sed male ĝi estas imitinda de la aliaj SAT-anoj nekomunistaj.

Ankoraŭ unu vorton: Kiuj celus «komunistigi» SAT-on, tiuj estus eĉ malspertaj kaj mallarĝvidaj komunistoj. Almenaŭ mia kompreno de l’ komunismo igas min konsideri la organizaĵon de la laboristaj esperantistoj je la sama vidpunkto je kiu mi konsideras sindikaton, kie trovas lokon ĉiuj ekspluatatoj. SAT ne havus vivpravecon, vivrajtecon, se ĝi celus ludi alian rolon ol tiun, kiu konsistas ebligi la praktikan utiligadon de esperanto por la servo de l’ tutmonda proletaro. E. Lanty

La jara libertempo de SAT-anoj

Al gek-doj, kiuj dum la semajno inter 14. kaj 20. de junio povas esti en Stuttgart (Württemberg), ni povos prezenti senpagan manĝaĵon kaj loĝejon. Dum ĉi tempo okazos «regna laborista semajno».

La plej bona efiko estus, se iu SAT-ano (eksterlandano) dum unu vespero povus paroli esperantlingve pri: Sportularo kaj Esp-o.

Anoncoj plej malfrue ĝis 13. majo al k-do Fr. Eberhardt (1660), Stuttgart (Germanio) Calwerstr. 39

— pàgina 6 —

6 SENNACIULO

Internacia Laborista Helpo

Kulturlaboro de ILH

La tasko de la «Laborista Filmo», la ekspluato de la filmo por revolucieca propagando estas eksterordinare grava, sed tre malfacile plenumebla meze de la kapitalista socio, kiu bonege scipovas ekspluati por siaj celoj ĉiujn eblecojn, ĉiujn miraklojn de la filmtekniko. Ekzistas neniu filmo, kiu per ŝajne indiferenta enhavo ne prezentas pli malpli malkaŝe aŭ kaŝe almenaŭ ereton da entreprenista ideologio, mastra moralo kaj finfine ankaŭ neeviteblan aldonon de patriotismo. La plej granda parto de la filmlibretoj tute malkaŝe kaj eĉ akcentite prezentas la stampon de la kontraŭrevolucia burĝeca tendencfilmo. La tiel nomataj revoluciecaj filmoj de la burĝaro, kiel «Danton», «Skaramouche» k. a. prezentas la revolucion kiel terurigan fantomon kun virinaĉoj iĝintaj hienoj.

ILH prenis sur sin la disvastigadon por ĉiuj en Rusio fabrikitaj filmoj. Antaŭ nelonge unuiĝis la rusa filmofico «Prolet-Kino» kun la ILH-Kino al potenca proleta organizaĵo, kiu entreprenos la kreadon kaj disvastigadon de revolucieca propagandaj kaj samtempe artplenaj filmoj samkiel de pure ludecaj filmoj.

ILH kiel la unua organizis la eksportadon de rusaj filmoj en eksterlandon; samtempe ĝi klopodis enkonduki ĉi filmojn en la rusan vilaĝon kaj povis plenumi tion helpe de siaj komitatoj.

La unua filmo de la ILH devenis el la malsatantaj regionoj sub la titolo «Malsatado en Rusio». Sekvis «Ruĝa Armeo», «Popoloj de la Oriento», «Popol-Majo», «Enterigo de Vorovski», «Polikuŝka», «La miraklo de l’ soldato Ivan», «Enterigo de Lenin», «Rusaj infanhejmoj», «Internacia Laborista Helpo».

Ĉi tri lastajn oni nun prezentas en Germanio kaj parte ankaŭ en Ameriko kaj Francio.

Paŝo al Solidareco Internacia

Forveturis Londonon 11. aprilo k-do Tomski kaj la aliaj sovetaj sindikat-reprezentantoj. Spite la fiĵurnaloj kiuj mensoge atakis la «bolŝevik-lupojn», la britaj reprezentantoj subskribis kun ili dokumenton plensignifan. La brita sekcio de la I.F.T.U. (Amsterdam) petos aranĝi senkondiĉan konferencon por diskuti pri unuigo kun la sovetaj sindikatoj. Inter la soveta kaj brita sekcioj jam efektiviĝas konstanta komitato de inter-helpo.

Antaŭ ol ili foriris en la iaman ambasadorejon de la Caro, la sovetaj kaj britaj k-doj festis la sukceson. Bedaŭrinde kiam k-doj Tomski, Lepse, Aviloff, Michailoff kaj k-dino Olga Ĉernihova paroladis ruse, ni povis nur kompreni post traduko. Same kiam Bramley, Cook, Tillet kaj aliaj paroladis angle por la rusoj.

SAT ankoraŭ havas sulkon plugendan. M. St.

Britaj laboristaj gvidantoj subskribas gravan manifeston

(La Brita Ligo de Esp.-Socialistoj dissendis la jenan manifeston kun «Senn.» kaj aliaj Esp. dokumentoj. Kelkaj gvidantoj jam konsentis subskribi.)

Ĉiutage la lukto de la laboristoj tendencas pli kaj pli efektiviĝi sur la kampo internacia. La funkciado de internaciaj trustoj monopole regantaj la nutron de la popoloj kaj atakantaj la viv-normon de la laboristoj; la aktiveco de mondaj financestroj kaj armilaraj firmoj, kaj la starigo de sekretaj interkonsentoj (paktoj) inter reakciaj registaroj, ĉio ĉi necesigas por la laboristoj sindefendan agadon laŭ internacia skalo. Por ke ili evitu la intensivajn terurigojn de novaj militoj, la popoloj de la tero devas lerni pli kaj pli kunlaboradi. Malkomprenon kaj naciajn antaŭjuĝojn ni devas forigi per konstato de la fakto ke la laboristoj en ĉiu lando devas kontraŭbatali la samajn problemojn kaj la saman malamikon. Depost tiu glora klopodo de la Unua Internacio (1864) estis multfoje provoj unuigi la laboristaron de la mondo. Multaj el la bariloj kontraŭ frateco inter popoloj malaperas. La aeroplano kaj la radio (senfadena telefonio) ignoras landlimojn naciajn kaj kompletigas la kunligadon de la mondo iniciatitan per la lokomotivo, la vaporŝipo kaj la telegrafkablo. Por bono aŭ malbono ĉiu parto de la mondo estas interdependa. Sed restas la plej grava barilo — diverseco de lingvoj. La lingvo estas la ĉefa ilo per kiu la homa kunagado ebliĝas, kaj la manko de komuna lingvo inter la laboristoj de la mondo konsistigas barilon fortikan kontraŭ vasta kunagado internacia. Ĝenerale la laboristoj havas nek la tempon nek la energion por fariĝi poliglotoj. Cetere, ne estas bezono, ke ili entreprenu la taskon, ĉar ekzistas pli simpla kaj pli bona solvo. Ĉiu nacia sekcio laborista uzu la helplingvon por sin internacie komprenigi. Jam Esp. kiu estas simpla, kiel ankaŭ neŭtrala egale por ĉiuj nacianoj, estas pruvita dum pli ol tridek jaroj, kaj montris ke ĝi povas helpi la esprimon de la solidareco de laboristaro. Kredante, ke internacia kompreno inter la ordinara popolo de ĉiuj landoj estas necesega, ke Esp. akcelus tiun komprenon, kaj tre faciligus la laboron de internaciaj organizaĵoj — speciale ĉe kongresoj, kaj ke la laboristoj uzante Esp.-on en korespondado kaj vojaĝado povus akiri internacian vidpunkton kaj starigi ĉiu-lande ligilojn de amikeco — ni bonvenigas la progresadon de la internacia lingva movado kaj esperas ke Esperanto fariĝos akceptita parto en ĉiuj laboristaj-edukadaj programoj kaj ke pli kaj pli multaj laboristoj faros uzon el ĝi. Per la disvastigita apliko de la internacia lingvo — «la ABC de la Internacio» laŭ Henri Barbusse — la laboristoj gajnus la internacian vidkapablon, sen kiu la mondo pereos.

(Subskribita)

C. Roden Buxton, kasisto de la I.L.P., verkisto kaj eks-parlamentano. H. H. Elvin, Sek. de la N.U.C., sindikato de la komizoj. Alex Gossip, Sek. de la N.A.F.T.A., sindikato de la meblistoj. C. T. Cramp, Sek. de la N.U.R., sindikato de la fervojistoj. J. W. Bowen, Sek. de la U.P.W., sindikato de la poŝtistoj. G. Hicks, Sek. de la A.U.B.T.W., sindikato de la konstruistoj. A. J. Cook, Sek. de la M.F.G.B., sindikato de la karbministoj. Robt. Williams, Administranto de la «Daily Herald». Frank Hodges, Eks-Ministro kaj venonta Sekt. de Internacia Karbminista Sindikato. Robt. Smillie, M.P., heroo kaj batalanto de la karbministoj. Tom Mann, mondkonata pioniro en laborista organizado. A. B. Swales, Prezidanto de la Brita S.T.U.C. George Lansbury, M.P., plej bone fidata estro. Margaret G. Bondfield, Eks-Ministrino kaj virinsindikata organizistino. Ellen C. Wilkinson, M.P., iama parlamentanino. S. Saklatvala, M. P.

Klarigo pri ĝenerala kunveno de «Lab. Ligo Esperantista» en Ĉeĥoslovakio

La gek-doj ĉeestintaj la ĝeneralan kunvenon de L.L.E. ĉiuj certe tre miris, komparante la fakton kun la enhavo de la artikolo en n-o 25 de «Sennaciulo».

Pro la sama motivo kaj por diskonigi nepran veron pri tiu ĉi afero la komitato de la Ligo decidis, sendi jenan informon:

Lab. Sekcio Plzen-Karlov faris proponon, ke oni rekomendu al la membraro aliĝon al SAT. Por sekcio Karlov parolis k-doj Büchl kaj Städler, kiuj klarigis kial ilia sekcio preferas SAT.

Post ĉi tiuj parolis k-do Pešek kiu diris, ke li estas por SAT malgraŭ tio, ke al li ne plaĉas ĝia politika nuanco.

Nun aliĝas al parolo k-do Burda. La prezidanto k-do Pešek demandas la delegitojn, ĉu povas paroli k-do Burda, ne estante rajtigita delegito. Ĉiuj konsentas, ĉar oni volas aŭdi ĉies opiniojn.

K-do Burda subtenas la proponon kaj rekomendas ĝian akcepton.

Sekvas paroloj de k-doj Hovorka, Büchl kaj Städler kaj ĉi lasta postulas, ke la prezidanto voĉdonigu pri la propono. Sed, ĉar aliĝas al parolo k-dino Melková, k-do Pešek atentigas pri la graveco de la propono kaj ke oni donu okazon al ĉiu aŭdigi siajn opiniojn.

K-dino Melková direktas demandon al k-do Burda, kial SAT akceptas subvencion de Moskvo kaj diras, ke ŝi, pro tiu ĉi kaŭzo devas kontraŭstari.

Demandita k-do Burda respondas, ke ne estas mirinde, ke laborista rusa ŝtato subtenas laboristan SAT kaj se ŝi aŭ k-do Pešek volus ĝin subteni, ke ĝi ilian subtenon akceptus same.

Aliĝas k-do Kajzer kiu diras, ke, ĉar la plimulto estas por SAT, oni deprenu de li la funkcion de UEA-delegito.

Tio ĉi estis akceptita, okazas voĉdono kaj la propono estis, kontraŭ voĉo de k-dino Melková, akceptita.

Tio ĉi estas la tuta traktado pri la propono kaj ĉio alia en artikolo skribita estas aŭ malvera aŭ aliigita.

K-do Städler diris, ke oni ne timu la povon de Moskvo tro multe, ke komunistoj estas ankaŭ laboristoj, sed tiujn ĉi vortojn li ne direktis al k-do Pešek, sed al ĉiuj, kiuj pro tiu ĉi kaŭzo volus kontraŭstari. Li ankaŭ ne parolis pri iaj Espero-Pudro aŭ Espero-Haŭtkremo, kion li juĝus sensenca ĉar ĉiu povas siajn komercaĵojn nomi kiel ajn.

La prezidanto, k-do Pešek, ne malpermesis al k-do Burda paroli, kaj li eĉ ne povis tion ĉi fari pro tiu simpla kaŭzo, ke deziris klarigon k-dino Melková, do oni ne bezonis «unuanime» devigi prezidanton doni al k-do Burda parolon. Skribi pri iaj ruĝiĝo, paliĝo kaj senfortiĝo de k-do Pešek estas tre abomena elpensaĵo.

La stilformo de la artikolo evidente celas ridindigi kaj malebligi k-don Pešek inter ĉeĥoslovaka kaj fremdlanda laboristaroj. Ankaŭ rimarko je la fino de la artikolo, ke k-do Pešek rikoltos la fruktojn sur la kampo de U.E.A., vidigas la samon.

La ĉeĥoslovakaj laboristoj deklaris, kie estas kampo por ilia laboremo kaj sur tiu kampo, konforme kun la tutmonda laboristaro, ili ankaŭ laboros.

Svaz delnickych «Esperantistů» v. Ĉekoslovenské republice se sidlem v Plzni Pavlata Rud. vic. prezidanto. Dragoun Josef sekretario.

— pàgina 7 —

SENNACIULO 7

RECENZEJO

Libroj

Unuekzemplere ricevitaj libroj: George Fox de Henry van Etten, 136 Bishopsgate, London, E. C. 2.

Skotlanda Pejzaĝo, Higgie & Co., Rothesay (Britio).

La Urbestro de Zalamea de Calderon de la Barca, el la hispana lingvo tradukita de Enrique Legrand, Strato 25 de Mayo, 734, Montevideo (Uruguay S. A.)

La Victoria de Federica Monseny. Hispanlingva volumo 216-paĝa havebla ĉe «La Revista Blanca», Oliveras, 30 (Guinardo) Barcelona.

Sonetti de Piero Padulli, ĉe la aŭtoro 26, via Borgonuovo, Milano (2).

Spiritisme Sincériste de Le Clément de St. Marcq, Waltwilder par Bilsen (Belgio).

Les grandes Erreurs de Adolphe Magder. Eldonejo: L. Beresniak, 12, rue Lagrange, Paris

Les enchainements de Henri Barbusse, duvoluma gravega verko eldonita de Ernest Flammarion, 26, rue Racine, Paris. Tiu verko estas priparolota en S. R.

La Langue Internationale, Ce que tout militant ouvrier doit connaître de la question. (La lingvo internacia; kion ĉiu laborista propagandisto devas koni pri la demando) de E. Lanty. Eldonis: Fédération Espérantiste Ouvrière, 177, rue de Bagnolet, Paris (XX). Formato: 19×12 cm., 72 pĝ. plus 6 portretoj (Nathans, R. Rolland, H. Barbusse, Lunatĉarski, Toller, Purcell) sur apartaj belpaperaj folioj. Prezo: 2,50 fr. fr.

Jen verketo tre komprenebla, tial ke ĝi estis konceptata de spirito tre klarvida kaj plene konscia pri la celo trafenda. Miascie, neniu antaŭ Lanty faris tian laboron, kiu montras la «historian proceson» nepre kondukantan al lingva unueco tutmonda.

Por argumentadi sian tezon la aŭtoro ĉerpis referencojn el verkoj de plej aŭtoritataj lingvistoj, kiel ekzemple el tiuj de A. Meillet, profesoro ĉe «Francia Kolegio».

Montrinte, ke la propagandistoj de mondlingvo laboras laŭ la fluo de la historia evoluo, kaj ke konscia volo akcelas tiun evoluon, li faras historian resumon pri la diversaj projektoj de artefaritaj lingvoj. Per faktaj argumentoj nerefuteblaj li pruvas, ke la nura solvo de l’problemo pri tutmonda interkompreniĝo kuŝas en la disvastigo de la Zamenhofa lingvo senfine evoluebla.

Miaopinie, estas neeble en sama konciza formo diri pli multon kaj pli trafe ol estas dirite en tiu verketo nepre necesa al ĉiu esp-a propagandisto, deziranta posedi logikan argumentadon pri la mondlingva temo. P. L.

LINGVAJ STUDOJ

Permesu, ke mi aldonu kelkajn kompletigajn rimarkojn al la jusa artikoleto de Krjukov pri genitivo:

  1. Por esprimi la «genitivon de direkto» (pli ĝuste: de deiro), Zamenhof uzas ofte: For de.

  2. Por esprimi la «genitivon de akuzativo» (pli ĝuste: uzatan por montri la celon de ago) Zamenhof uzas plej ofte la prepozicion al, kelkfoje por aŭ pri aŭ simple same, kiel proponas Hrebtovskij, la akuzativon; ekz.: «Tre grava por la progresado de l’ lingvo estas diligenta uzado ĝin en korespondado.» Tia zamenhofa senprepozicia akuzativo post verba substantivo estas tute logika dirmaniero; ĝi estas kutima ĉe la vulgara latino, ĉe la slavaj lingvoj kaj ankaŭ ĉe la angla lingvo, kiu uzas la participon kiel verban substantivon; ekz.: Upon my approaching them. — By distributing information and organising examinations. Se oni tion preferas, oni povas ankaŭ, laŭ la ĝenerala regulo, anstataŭigi tiun ĉi akuzativon per la prepozicio je.

  3. La adverbigo estas certe tre bona maniero por esprimi la «genitivon de materialo»; tamen oni atentu, ke la prepozicio el estas pli ofte uzita de Zamenhof por tiu ĉi senco. Oni povas ankaŭ en multaj okazoj, kiam konfuzo estas neebla, uzi la prepozicion per, ĉar per ne montras eksklude nur la ilon, sed ankaŭ ĝenerale la rimedon. Sed la propono de Crooke uzi je estas forĵetinda, ĉar oni devas rezervi la nedifinitan prepozicion je por la okazoj, kie ĝi estas vere necesa pro manko de alia taŭga precizsignifa prepozicio.

  4. La ĝeneraligon de la poseda finiĝo es mi ne opinias rekomendinda, ĉar es, laŭ la Fundamento, ne ekzistas aparte. Preferinda estas la adjektivigo (patra anstataŭ de patro, lingva anstataŭ de lingvo) aŭ la uzo diversajn pli precizajn prepoziciojn.

  5. La propono de Krassovskij asigni al la prepozicio da duan signifon por esprimi la «genitivon de ago» (aŭ alivorte: uzatan por montri la aganton de la pasivo) ŝajnas al mi nekontraŭfundamenta kaj nepre provinda, ĉar la nuna unusenca uzado de da post kvantaj vortoj estas tre malofta kaj nenia konfuzo inter ambaŭ sencoj estus ebla. E. G—M.

KORESPONDEJO

Al div. Viaj artikoloj aperos iom post iom. Ĉiujn neurĝajn art. ni devis prokrasti por venontaj n-oj. Red.

409. 50 kr. ĉ. ni ricevis.

3698. Ricevis vian send. Aliĝilo ne ekzistas kaj ne necesas. Adm.

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

G. Brojdo (Daŭrigo)

Tia estas en la ĝeneralaj trajtoj la nacia politiko de l’ burĝaro dum la analizata epoko. Ni esploru ĝin pli detale en ĝiaj plej esencaj momentoj.

9. Kio estas naciismo?

La naciismo — estas politiko de la burĝaro, direktita por apartigi popol-amasojn de iu nacio for de la aliaj kaj por organizi malamikajn rilatojn inter ili.

Tiu ĉi politiko esprimiĝas en la disvastigado per siaj administro-kaj eduko-aparatoj (lernejo, gazeto, libro, teatro k. t. p.) de «amo al la patrio kaj de nacia fiero», kaj de malamikeco, malamo al aliaj popoloj, kontraŭ burĝaro de kiuj konkuras burĝaro de tiu ĉi nacio pro la merkatoj de vendado, aĉetado de krudaĵo, merkatoj de laborforto kaj kapital-apliko.

La naciismo transformiĝas en ŝovinismon, plej akre esprimitan formon de naciismo, konforme al la pliakriĝo de l’ konkurado inter burĝaro de du nacioj.

La tuta tiu ĉi kapitalisma politiko estas direktata por prepari tian staton de vastaj amasoj, dum kiu burĝaro povus ilin ĵeti en la militon kontraŭ alia popolo por defendi la klasajn interesojn de l’ burĝaro.

Ju pli krize statas burĝaro en sia batalo kontraŭ burĝaro de alia popolo, des pli energie disvolvas ĝi sian naciisman politikon, des pli alten leviĝas la ondo de naciismo, ŝovinismo, homa malamo.

Kiam burĝaro havas sufiĉan tempon por alproprigi, sen rezisto de alilanda burĝaro, la merkaton, konsistantan el homoj de alia nacio, ĝi efektivigas politikon de asimiligo.

Asimiligo devenas de la latina vorto «similis», kiu signifas — simila, identa.

Asimiligo estas politiko de identigo, de neniigo de naciaj apartecoj ĉe iu popolo kaj de altrudo al ĝi de alipopola lingvo kaj kulturo.

Ekzemple, grandrusa burĝaro estis efektiviganta la asimiligan politikon, disvastigante sian influon al oriento, inter ĉuvaŝoj, zirjanoj k. al., ĉar ĝi ne renkontis reziston flanke de ne jam naskiĝinta ĉuvaŝa, zirjana burĝaro, kaj ĉar, aliflanke, mankis alia granda konkuranto, celinta la ĉuvaŝan aŭ zirjanan merkaton.

Tial ĉi tie la naciisma politiko estis efektivigata per la vojo de «paca» asimiligado: kulturado de ortodoksa religio, rusa lernejo kaj rusa lingvo, k. t. p.

Sed ankaŭ ti-kie burĝaro efektivigas la konkiran politikon, — ankaŭ tie post la perbajoneta trankviligo ĝi komencas sisteman asimiligadon, kiu devas plifirmigi ĝian influon, gvidadon en la konkirita lando kaj transformi la konkiritan landon en la unuecan kun ĝi nacion.

Sed siaflanke burĝaro de la lando, kontraŭ kiu estas efektivigata la ekonomia kaj naciisma ofensivo, agas per la sama armilo de naciismo.

Depende de la fort-interrilato de du interbatalantaj naciaj grupoj de burĝaro, ilia naciismo estas ofensiva aŭ defenda.

La ofensiva naciismo esprimiĝas en la formo de aktiva agado de naciistoj, direktita kontraŭ alia nacio.

Tia formo de naciismo ĉiam konformas al interesoj de la ekonomie ofensivanta burĝaro. Politike ĉi ofensivo esprimiĝas en la formo de speciala leĝaro, limiganta la rajtojn de tiu nacio, kontraŭ kiu ekonomie ofensivas la burĝaro, en plifortigo de ŝovinisma agitado kaj de altrude-asimiliga laboro ktp., aŭ en preparado al ofensiva milito, se la burĝaro estas organizita en apartan ŝtaton.

Naciismo defenda sin montras ĉe tiu nacio, kiu, estante pli malforta aŭ ekonomie kaj politike premegita, povas kontraŭmeti al la ofensiva naciismo nek la ekonomian potencon, nek la konforman ŝtataparaton.

La defenda naciismo sin esprimas jenaforme: la burĝaro plifortigas sian laboron por ke la tuta «popolo» konservu sian «nacian spiriton», sian religion, siajn naciajn morojn; ĝi kondukas al apartiĝo, enfermiteco, foriĝeco de la tuta alia mondo.

(Daŭrigota) Trad. P. Jakovlev.

— pàgina 8 —

SUPLEMENTA FOLIO AL «SENNACIULO» N-o 31 — 30. APRILO 1925

LA LERNANTO

LA ATEISTAN KRESTOMATIETON «KONTRAŬ DIO» ĈIUJ KAMARADOJ LEGOS KUN ĜUO

Senrajtigito

Mi estas ŝtelisto… Jen!…

Kiam mi venis al vivo, mia patrino forlasis min en la infanrifuĝeja vindilo.

Ĉu mi estas la nedezirita filo de l’ malvirto, de l’ malvirgigo, de la malnoblaĵo, aŭ eble de ama nokto?…

Ĉu mi estas la filo de orgia nokto de aristokratoj, aŭ la produkto de l’ karna renkontiĝo de du gealmozuloj en volupta stato, en la ombroj de l’ nokto?…

Mi ne scias tion… Nek tio interesas min.

Mi scias nur, ke mi estas la Malkontentulo, kiu travagas kaj krias, la Malamo enkarniĝinta… Kaj tio al mi sufiĉas.

Al mi oni ŝtelis ĉion.

La pripensado aŭ la mizero ŝtelis al mi la dolĉan amemon de ia patrino kaj la protektadon de ia patro.

La azilo de mi rabis la Morton, kiu ĉiam estas liberigo por la bastardaj filoj de l’ diboĉado, aŭ la amon, kaj ĉagrenis mian infanaĝon mortigante la noblecon de miaj sentoj.

La mondo, kunkulpulo kaj responda pri mia senkuraĝiĝo, signis mian frunton per la insulteganta marko de la adultaj filoj.

Kaj mi dankis al azilo forkurante el ĝi kaj ĝin malamante; al mondo deklarante la militon; kaj al miaj gepatroj… ne pretendante ilin koni.

Mi volis labori kaj mi min sentis rabita, insultmokita kaj malŝatita.

La honestuloj kolektas ŝvitojn, larmojn kaj gustumas la mielojn de ĉiuj plezuroj.

Mi ĉesis labori, ĉar laborante oni ne vivas kaj ĉar mi preferas rabi ol esti rabata.

Plie, mi sentis la neceson vivi, kaj mi konsideris min sufiĉe forta por konkiri la vivon aŭ perei ne malantaŭenirante nek tremante en la batalo…

Kaj mi min ĵetis en la lukton.

Kaj baldaŭ mi estis triumfanta, ĉar ne ekzistas kaso rezistanta mian ruzecon, mian maltimecon kaj mian kuraĝon, nek riĉula paperujo de mi ne forprenita.

Mi estas artisto…

Kaptita de viaj hunduloj, kiuj perfidis min, post tio, ke mi ilin subaĉetis, mi estas en via povo, ho, juĝistoj!

Mi vin konas perfekte por ne ignori kion mi povas esperi de vi.

Vi estas honoraj industriistoj, el tiuj, kiuj fabrikas monerojn el la ŝvito, la larmoj kaj la sango de l’ malfeliĉuloj.

Mi estas via konsekvenco, via minaco kaj via puno.

Tial vi ne estos kompatemaj pri mi, nek mi petegas, ke vi estu.

Mi disrompos iam la katenojn, per kiuj vi ligos miajn krurojn; mi dispecetigos la kradon de la ĉelo, en kiun vi min enmetos, ĉar ne estas obstakloj, kiuj povos rezisti feran volon, kaj mi reiros alifoje sur la straton, por daŭrigi mian taskon malplenigi viajn kasojn, senigi viajn poŝojn …

Popola sango, via oro; tre juste estas, ke mi, kiu renversiĝos sur la pli malsupraj socifundoj, ĝuu ankaŭ el ĝi.

Almenaŭ mi estas pli kuraĝa kaj sincera ol vi, do mi kraĉas en la vizaĝon de l’ mondo.

— Mi estas ŝtelisto… Jen!…

Fructuoso Vidal

El la kastillingvo esperantigita de Satano n-o 356

La historio pri la naiva simio

Estis foje simio, kiu el arbo apud rivero rigardis segadon de viro. Kiam li dum momento foriris de sia laboro, la simio grimpis malsupren al la tero, ekprenis la segilon kaj rapidgrimpis kun ĝi supren en la arbon. Alte sur branĉo lokiĝis la simio; imitante la movojn de la viro ĝi komencis segi sur la branĉo ĝis tiu estis trasegita kaj kun brukrako kune kun la simio falis en la riveron, sur kies akvo la branĉo etendiĝis kaj kie, sub ĝi, la simio fariĝis facila kaptaĵo al la krokodiloj de la rivero.

Kiu estas simila al tiu naiva simio? Vi, neorganizito, pripensu nur:

Kion vi faras kiam vi malproksimiĝas de kleriga agado de la laborista movado kaj senpripense donas vian aprobon al tiuj, kiuj batalas kontraŭ la socialismo?

Kion vi faras kiam vi malŝparas vian monon por alkoholaĵoj aŭ uzas ĝin por al la laborista klaso malamikaj celoj?

Kion vi faras kiam vi rifuzas aparteni al la organizaĵo kaj per tio devigas viajn laborkamaradojn esti sklavoj por nesufiĉa salajro?

Kion vi faras kiam vi perfidas viajn kamaradojn en la faka aŭ politika batalado, farante strikrompantan laboron aŭ voĉdonante favore al la reprezentantoj de la supera klaso?

Vi forsegas sub vi la branĉon.

Vidu nur, per kiuj avare brilantaj okuloj viaj subpremantoj rigardas vian faradon. Ili starigas sian esperon je vi, ĉar ili scias, ke vi difektas la potencon de la organizaĵoj, detruas la fruktojn de la laborista movado, — ili scias, ke la neorganizito donas al la labordonanto eblecon plene proprigi la laboriston — kaj ankaŭ vin! — en sia perforto, por ekspluati lin ĝis la lasta sangoguto.

Tial ekvekiĝu antaŭ ol estos tro malfrue! Rigardu ĉirkaŭen, lernu koni viajn subpremantojn kaj lernu koni la signifojn de la laboristaj organizaĵoj! Aliĝu al niaj vicoj kaj partoprenu en la batalo por emancipo de la tutmonda gelaborista klaso!

El sveda lingvo tradukis Karl Johansson.

Ĉu tio ne estas kurioza?

Se vi batas homon sur la kapon per bierbotelo kaj li mortiĝas pro tio, tiam vi estas murdinto. Sed se dekduo da dandaj friponoj instigas milionojn da homoj por mortbati sin unu la alian pro metal- kaj karbominoj, tio estas sankta batalo, kaj ĝiaj iniciatoroj ricevas ordenojn kaj honorpoziciojn. Se vi ŝtelas al mi mian poŝhorloĝon — ĝi valoras eble tri markojn — tiam vi estas ŝtelisto. Sed se vi povas vendi horloĝojn, kiuj havas realvaloron de tri markoj, por tridek markoj, tiam vi estas brava negocisto. Se vi agas por viaj kunvivantoj, kiuj devas labori dekdu horojn por trinkmono, vi estas pagata agitanto, malŝpareganto de laboristaj groŝoj, manĝujposedanto¹). Sed se vi neniam laboras kaj vivas per salajrŝtelado, tiam vi estas korifeo de la nacia ekonomio, la ministroj klinas sin antaŭ vi, kaj la pordoj de la «societo» estos malfermitaj al vi. Se vi kredas al la enhavo de la kapitalista gazetaro, la fidela helpanto de la grandaj spekulaciuloj, kiel evangelio, — vi estas honorata kiel politike saĝa homo. Sed se vi kritike ekzamenas la prezojn kaj faras al vi vian propran juĝon, tiam vi estas suspektinda persono. Se vi provas moderigi vian laborefikon por gajni iom pli da paneroj por viaj infanoj, vi estas bolŝeviko. Sed se vi dum milito gravajn krudmaterialojn eksportas en la eksterlandon, aŭ se vi nutraĵojn retenas tiel longe, ĝis la prezoj kariĝas, vi estas granda ekonomia gvidanto, kaj la registaro preferas vin kiel kompetentulon. Se vi montras la militkulpon de la militprofituloj kaj mallaŭdas la mizeran nekapablecon de la registaroj, firmigi la pacon, tiam vi estas «ponardpuŝanto» (frontembuskanto). Sed se vi kriadas kaj laŭtigadas kune kun la bando, pagata de la pezindustriaj koruptsumoj, ke ne ekzistas pli bonaj kaj malprofitemaj homoj ol la militproduktantoj, kaj ke la propra registaro estas nepre senriproĉa, — tiam vi estas vera patrioto.

(Fritz Kummer en la germ. metallaborista gazeto, trad. M. S.)

Aforismoj

Vi vane provas antaŭ la riĉulo kliniĝi, — jen li montras al vi vizaĝon, jen la dorson.

Malriĉeco estas konstante malfeliĉo, riĉeco iam puno.

M. Rozenfeld.

* * *

La teologio estas blinduloj, kiuj volas klarigi al aliaj blinduloj kolornuancojn de la portreto, kies originalo ne estas por ili eĉ palpebla.

Golbaĥ, «Sistemo de la naturo».

* * *

Likvido de la religio, kiel fantoma feliĉo de la popolo estas postulo de ties vera feliĉo.

Marks, «Al kritiko de la filozofio de l’ juro de Hegel».

  1. postentenanto (bonzo).

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 32, 7 de maig de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N-o 32 — APERAS SEMAJNE — 7. Majo 1925

[BILDO p.1 | 42,5,54,15] Emblemo de SAT: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: E. LANTY, 24, Boulevard Beaumarchais, Paris XI. | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Du pereintaj nekonataj soldatoj de la revolucio

(Memore pri k-doj Baginski kaj Wieczorkiewicz)

Ili pereis, ne ekkontaktinte kun tiuj laboristaj masoj, sub kies standardo ili deziris batali. Ili pereis, kaj la laboristaro, al kiu ili sian vivon oferis, ne konis ilin.

Mi ankaŭ neniam vidis ilin, sed mi klare vidas ilian spiritan bildon. Necesas ke la laboristaro ne nur de Polio, sed ankaŭ de la tuta mondo konu ilin.

* * *

Ambaŭ estis unuj el tiuj, kiuj estis ankoraŭ junaj, kiam eksplodis la internacia milito. Ili ĉiuj ne sciis, kio estas socialismo kaj kiel la proletariaro batalu por sia emancipiĝo. Sed ili amis sian popolon kaj ili revis pri libera Polio sen sinjoroj kaj sen subuloj, sen kapitalistoj kaj sen laboristoj. Ili revis pri la popola, demokrata Polio. Ili profunde malamis la rusan carismon, kiu estis sufokanta la polan popolon.

Kiam eksplodis la imperialisma milito, ĝi estis por ili duobla tragedio: ne nur la laboristo estis pafanta la laboriston kaj la vilaĝano la vilaĝanon, sed ankaŭ polo el Poznanio kaj Galicio devis pafi polon el la Vistula lando. Do se oni devas perei, ili rezonis, oni pereu por sia afero, por restariĝo de la sendependa popola Polio. Kaj ili aliĝis al la rondetoj de Pilsudski, kiu promesis al ili, ke venis horo por restariĝo de la libera Polio pro interpaŝiĝo de la grandaj potencoj; necesas nur ekstari sub standardon de unu el la subpremantoj, necesas servi al ĝi, por ricevi rekompence por la helpo farita Polion.

[BILDO p.1 | 22,46,74,78] Desegnitaj portretoj de du junaj viroj en militaj uniformoj, en nigra kadro; sub ili la subskriboj «W. Baginski» kaj «A. Wieczorkiewicz».

La afero procedis alivoje, ol ili esperis:

Ne el la manoj de la triumfanta aŭstro-germana imperialismo, promesinta liberecon al Polio, sed el malfortiĝo reciproka de ĉiuj turmentintaj Polion imperioj, el forigo revolucia de Romanov-oj, Hohenzollern-oj kaj Habsburg-oj naskiĝis la sendependa Polio.

Ne la popolaj masoj, sed la burĝaro kaj grandaj terposedantoj, kapitalistoj ekprenis la regadon.

Tamen la armeo pola estis ankoraŭ en la manoj de la «liberiginto» Pilsudski. Oni esperis al la «socialisto» Pilsudski. Kaj kiam Pilsudski vokis kontraŭ la bolŝevika Rusio, kontraŭ Rusio, kiu ĉiam estis por la poloj kiel sinonimo de barbara jugo, la masoj ekkredis, ke estas la sama malnova Rusio, etendanta siajn manegojn al la gorĝo de la malfeliĉa Polio, kaj ili iris por defendi ĝin kontraŭ la «malamiko».

El la milito kontraŭ Sovet-Rusio ili elportis la ordenojn «virtuti militari» kaj malplenecon en la koro: ili vidis la Ruĝan armeon, kiu heroe batalis sen ŝuoj kaj sen municio, ili vidis la ruĝajn standardojn, aŭdis de malproksime la sonojn de l’ «Internacionalo» kaj en antaŭurbaj regionoj de Varsovio ili vidis iufoje malamekbrilojn en la okuloj de la laboristoj rekrutitaj.

Kio ĉio ĉi estis? Pro kio kaj por kio?

Kaj poste, kiam ili retrovenis al la regimentoj, militlernejoj, ili ekvidis, kiel pli firma kaj pli aroga fariĝas la reakcio, kiel ĝi atakas ĉiujn regionojn de la pola vivo.

— pàgina 2 —

2 — SENNACIULO

Polio!

Ili revis pri ĝi, kiel pri la respubliko de laboro, pri la respubliko de libera penso, pri la respubliko de lumo en kelo ĝis mansardo, kiel pri la lando de frateco kaj egaleco inter ĉiuj popoloj, loĝantaj la spacon inter Dnjpro, Bugo kaj Vistulo.

«Polio — la lando de laboro!» Sed la laboro estas jugita, katenita.

«Polio — la lando de libereco de l’ penso!» Sed ne ekzistis epoko en la historio de Polio, en kiu same sovaĝe regis la mezepokeca mallumo kaj same furiozis la klerikalismo, kiel nun en la «sendependa» Polio!

«Polio — en la ligo kun la liberaj popoloj!» Sed neniam vidis Polio similan «pogrom»-agitadon kontraŭ la ukrainoj, belarusoj kaj judoj, kiel nun.

La duboj de la soldatoj-patriotoj kreskis. La atmosfero ĉirkaŭ ili estis plidensiĝanta. Ĉio estis persekutata, kaj triumfis la sama kajzera kaj cara oficiro — nur en la pola uniformo.

La duboj de la junaj oficiroj kreskis.

* * *

Malnovaj gloraj tradicioj de la polaj revolucianoj, de la ribelintoj kontraŭ la cara despotismo en 1863, de la kuraĝaj poloj batalintaj sur la barikadoj de la Pariza Komuno en 1871, de la strikintoj kaj ribelintoj en la ĝenerala Rusa revolucio en 1905, kuna suferado kun la rusaj revolucianoj en la punlaborejoj de malproksima Siberio kaj multaj aliaj faktoj el la historio de la revolucia movado, senpere ligitaj kun partopreno de la poloj, fordonintaj sian sangon por la komuna bono de ĉiuj popoloj, de la tuta homaro — ĉio ĉi daŭras lumi eĉ en la densa malluma haladzo de la blinda furiozanta ŝovinismo de la nuna Polio.

Vespere, en ĥemia laboratorio de la pola generala stabo, leŭtenanto Baginski, studante la gasmiliton, kaŝe estis leganta malpermesitajn eldonaĵojn kaj estis pripensanta ĉion travivitan kaj okazantan. Konscie kaj kore li estis konsentanta la pravecon de la klaso laborista kaj de ĝia batalo kontraŭ la kapitalisma sistemo. Fidelan kamaradon je tiuj ĉi pensoj li trovis en sia amiko subleŭtenanto Wieczorkiewicz (legu: Vieĉorkieviĉ). Sed iliaj simpatioj kaj inklinoj estis rimarkitaj, kaj oni komencis ilin spioni.

La pola «defenzywa», kuniganta en si la sperton de la rusa «oĥranka» kun la sperto de la spionsistemoj de Metternich kaj Bismarck, ĉirkaŭis ilin per spionoj kaj provokistoj, kiuj el la politikaj konvinkoj kaj simpatioj al la komunismo bakis proceson pri spionado kaj pri partopreno en teror-agoj de neekzistanta pola «sovet-organizaĵo». La akuzitoj ne estis komprenantaj, kio okazas. Ili timis, ke konfesonte la komunismon, ili kompromitos la komunistan partion kaj Sovet-Rusion, kaj per sia silentado ili estis sankciantaj la elpensaĵojn de la provokistoj

* * *

Oni devas koni Polion, oni devas koni la tutan turmentan pezecon, kiun devas elporti la pola patrioto, kutiminta opinii Rusion kiel malamikon, por transiri al la komunismo, estanta standardo de la Sovet-Rusio. Nur tiam oni povas plene taksi la tutan heroecon de ilia silento.

Ili trankvile akceptis la mort-verdikton, kondamnitaj kiel agentoj de alia ŝtato. Ili, kiuj estis nur agentoj de la estonta granda ŝtato de la liberigota laborpopolo pola, ili silente suferis du jarojn, ne dezirante eĉ krii al la ekzekutistoj fiere: «Ni, soldatoj de la proletaria revolucio, mem estos viaj juĝistoj».

La Soveta registaro kontraktis kun la pola pri ilia interŝanĝo kontraŭ akuzata en Rusio pro seksa krimo pola pastro kaj nelegala pola konsulsekretario trovita en Sovet-Unio. Sed en la pola gazetaro oni levis furiozan kampanion kontraŭ tiu ĉi interŝanĝo, ĉar Baginski, estinta oficiro de la generala stabo, tro multe sciis, kaj jen la 29. marto, je duonhoro antaŭ la interŝanĝo, jam ĉe la limo inter la Pola Respubliko kaj Sovet-Unio, ambaŭ — Baginski kaj Wieczorkiewicz estis de pola policano mortigitaj — ili, kiuj jam per unu piedo staris ĉe la pordo de la libero.

* * *

Ili ne ekvidis Sovet-Rusion! Korpoj iliaj restos kuŝi en la katenita per ĉenoj de la kapitalo pola tero, kaj frata mano ne jetos faskon de ruĝaj rozoj sur ilian tombon. Sed kiam la polaj laboristoj forigos la jugon de la burĝaro kaj bienposedantaro, tiam al la tomboj de Baginski kaj Wieczorkiewicz iros la polaj laboristoj, kun amo rememorante tiujn ĉi du batalintojn, heroe pereintajn por la afero laborista dum florado de siaj fortoj, senhezite fordonintajn siajn junajn vivojn, feran volon kaj sangvinajn korojn.

Laŭ Radek — Jeniec.

El Siberio

Por tutmonda proletpubliko povas esti interesa stato de ekonomia restariĝo en plej malproksimaj kaj ekonomie malfortaj regionoj de Sovet-unio. Kiel modelo por ĉi regionoj povas servi gubernio de Irkutsk, lokita en geografia mezo de Azio apud lago Bajkal. La gubernio (sen la post Revolucio formiĝinta Burjatio) okupas ĉ. 800 000 kv. kilometrojn, sed havas nur 700 000 loĝantojn, kiuj plejparte terkulturas.

Mi donas kelkajn ciferojn, kiuj povas ilustri ekonomistaton de l’ gubernio. En pasinta jaro estis semitaj 272 000 hektaroj, t. e. ĉirkaŭ 90 % de l’ ĝismilita plugareo. En la sama jaro estis ekspluatitaj 313 000 hektaroj da herbejoj. Tuta kvanto da brutaro (kun ŝafoj) en 1917-a jaro estis ĉirkaŭ 1 000 000, en la jaro 1924 ĝi jam superis 1 500 000 kapojn. Vilaĝanoj nun pli produktas porfabrikajn kreskaĵojn — linon, kanabon kaj similajn. Industrio same kreskas. Mi parolas pri loka industrio, kiu produktas precipe por bezonoj de loka loĝantaro. Mi ne parolas pri tutuniaj entreprenoj (ortrovejoj, fervojoj ktp). Ĉi loka industrio ellaboris en jaro 1923 da ĉiuj varoj por 4 542 600 rubloj, sed en la jaro 1924 ĝiaj produktaĵoj jam valoris 5 190 800 rublojn.

Propra buĝeto de l’ gubernio, uzata speciale por lokaj bezonoj (ne por armeo, ne por universitato regna, ne por fervojoj ktp.) povas bone montri ĝian ekonomian staton. Tial mi donas ĉi buĝeton por nuna jaro (inter oktobro 1924 kaj oktobro de 1925). En nuna jaro ĝiaj enspezoj tute senmanke respondas al elspezoj (5 130 183 rubloj). Jen estas la buĝeto:

La enspezoj:

  1. Lokaj entreprenoj (elektrostacioj, transportiloj, ekspluatado de gubernia havaĵo ktp.) liveras 2 094 183 rublojn.
  2. Diversaj lokaj impostoj (uzataj speciale nur por bezonoj de l’ gubernio) donas 1 700 000 rublojn.
  3. Vilaĝanoj-terkulturistoj per speciala imposto donas nur 682 000 rublojn.
  4. Regno helpas lokan buĝeton per 148 000 rubloj (sole por servi al lokaj bezonoj de armeo ktp.)
  5. El rezervaj sumoj estas ĉerpataj 182 000 rubloj.
  6. La resto el buĝeto de pasinta jaro estas 324 000 rubloj.

Ensume la enspezoj egalas 5 130 183 rublojn.

La elspezoj:

  1. Por 490 lernejoj kun 37 000 lernantoj, por 17 infandomoj kun 2400 infanoj, por 265 politikklerigejoj (legejoj en vilaĝoj, kursoj, kluboj ktp.) estas bezonaj 1 594 229 rubloj.
  2. Por 101 malsanulejoj kun 1000 litoj — 614 000 rubloj.
  3. Por bezonoj de urboj — 570 000 rubl.
  4. Por gardi publikan ordon — 368 000 r.
  5. Por 54 juĝejoj — 112 000 rubloj.
  6. Por 32 plenumkomitatoj, 277 vilaĝaj sovetoj kaj kelkaj guberniaj kaj distriktaj institucioj — 664 000 rubloj.
  7. Por lokaj bezonoj de Ruĝarmeo (hejtado, lumo k. s.) — 183 000 rubloj.
  8. Por ripari vilaĝajn vojojn kaj por intervilaĝa komunikado — 342 000 r.
  9. Por 27 bestkuracejoj, 21 agronomoj kaj 5 teroficejoj — 135 000 rubloj.
  10. Por socia helpo al invalidoj — 55 000 r.
  11. Por likvidi ŝuldojn — 232 954 rubl.
  12. Por helpi mankojn de diversaj sub-buĝetoj — 196 000 rubloj.
  13. Por eksterordinaraj elspezoj — 64 000 r.

Ensume la elspezoj egalas 5 130 183 rubl.

— pàgina 3 —

SENNACIULO — 3

Por ke oni povu fari komparojn kaj konkludojn, mi donas ankoraŭ kelkajn ciferojn. Regna buĝeto de tuta Unio egalas 2 279 000 000 rublojn. Ekster tio sumo da ĉiuj lokaj buĝetoj estas 850 000 000 rubloj. 82 % da ĉiuj enspezoj estas donataj de impostoj, nur 18 % el ili estas puraj profitoj de diversaj regnaj entreprenoj. Produktaĵoj de ĉiuj regnaj entreprenoj en tuta Sovet-Unio devas valori en nuna jaro ĉirkaŭ 3½ miliardojn da rubloj (krom porarmea produktaĵo). Tuta sumo da monsignoj cirkulantaj en marto en Sovet-Unio estis ĉirkaŭ 800 000 000 rubl. (el ili ĉirkaŭ 10 % arĝenta kaj kupra mono). Unu amerika dolaro egalas al 1,94 rubloj.

Oficialaj ciferoj de ĉi artikolo (iniciatita de Krjukov) montras, ke proletaro de irkutska gubernio vivas ne lukse. Sed vi vidas, ke ĝi sukcesas mem aranĝi sian ekonomian bonstaton eĉ en ege malfacilaj cirkonstancoj de Siberio dronanta en senfina maro-oceano de praarbaro kaj pramontaro. Tial ne kredu al viaj burĝanoj, kiuj ĉiel penas estingi vian kredon pri viaj fortoj kaj kapabloj. Kuraĝu, kraĉu estimemon al viaj ventruloj, metu al diablo la viajn dion, naciemon kaj burĝon kaj sekvu nian ekzemplon. Tuta estraro de nia gubernia Financejo estas malnobelaj kaj malburĝaj simpluloj similaj al Krjukov kaj mi. Ĉu vi estas malpli lertaj kaj kapablaj?

Vivu sennacia proletaro de l’ mondo!

Financestro de irkutska gubernio Basoviĉ.

La antibolŝevista tendencproceso en Leipzig

Dum daŭro de pli ol 2 monatoj antaŭ la regna tribunalo okazis la famkonata spionproceso, celanta frakasi la kompartion germanan. Tiu proceso ne subite estiĝis, la kapitalista klaso sufiĉe profunde aranĝis ĝin, por plej efike trafi k. p. Kiam 1924 la balotado por la novelekto de la germana parlamento prepariĝis, subite aperis en la gazetaro tendencartikoloj, markitaj per grandliteraj surskriboj: Germanaj «Ĉeka»-agoj, komunista «Ĉeka» senmaskigita, 14 «Ĉeka»-mortigistoj arestitaj ktp. La celo de ĉi tiu antibolŝevista propagando estis, trafi grandan partion dum la balota batalo kaj timigi etburĝaron. Dum la traktado antaŭ la tribunalo montriĝis la fakto, ke la policestraro en Stuttgart mem enŝovis tiujn artikolojn en la gazetojn. El tiu agmaniero, kiun oni neniam uzis, se faŝistoj estis akuzitaj, rezultiĝas, ke la ŝtato mem gvidis tiun antibolŝevistan propagandon, ĉar polico estas brako de la ŝtato kaj nur plenumas, kion ordonas la ŝtato. La pruvon, ke nur estas celata politika tendencproceso, la aranĝintoj mem liveris, traktinte la aferon de la 16 kulpigitoj, kiuj nur parte estis iam anoj de k. p., dum apenaŭ du semajnoj, kaj akuzon kontraŭ k. p. oni pritraktis dum daŭro de 6 semajnoj, klopodante pruvi ke k. p. ne nur estas danĝero por la ŝtato, sed ankaŭ nur aro de fimortigistoj, kiu celas frakasi politikajn kontraŭulojn per veneno, gaso, baciloj kaj bomboj. Same sensenca kiel la akuzoj kontraŭ k. p. estis la tuta traktadmaniero antaŭ la tribunalo. De komenco ĝis fino ĝi konsistis el krimoj kontraŭ la leĝaj paragrafoj. La estro de la juĝistaro, la «formanĝegulo de komunistoj» Niedner, aŭtokrate estris. Ĉiujn dirojn de atestantoj, favoraj al k. k., kaj ĉiujn krimojn kontraŭ la leĝo, kiujn li faris, konstatitajn de la defendistoj, li malpermesis protokoli. La ĉefakuziton li uzis samtempe kiel «kron»atestanton ¹) kontraŭ k. p. malgraŭ ke li estis pagita spiono. Per subtila gvidado li nur provis kolekti materialon kontraŭ k. p. metante en la buŝon de la «kronatestanto» la respondojn. La komunistan defendiston, kiu akre protestis, li lasis forigi per policistoj. Rezulte de tio la defendistoj (ankaŭ la burĝoj) forrestis dum 2 tagoj, alveturinte Berlin’on por persone protesti ĉe la koncerna ministro kontraŭ tiuj novaj rimedoj de Niedner. Nature — senrezulte. Niedner plu traktaĉis laŭ sia plaĉo, furioze alkriegante la diversajn defendistojn, se ili atakis lin. La lastajn tagojn li eĉ rifuzis akcepti atestontojn, motivante tion per preskaŭ ne kredebla eldiro: «Ili estas komunistoj, pro tio ankaŭ ne konfidindaj!?» La tuta tendencproceso estas kronita per la juĝo (kiu verŝajne jam antaŭ la komenco de la proceso estis preta), kiun proponis la ŝtata prokuroro. Li pledis por 5 mortkondamnoj kaj preskaŭ 80 jaroj da karcero. Mirigaj por ni ne estas ĉi tiuj 3 mortkondamnaj verdiktaj ĉar estis antaŭvideble tiu fino. Ĉefaĵo estas ke oni ne atingis tion, kion oni volis kaj intencis, nome la kompromiton de k. p. Ĉiu infano en Germanio scias ke tiu proceso estis «bato en la akvo». Per la aŭtokrata traktado la aranĝintoj mem forigis la grundon por estontaj atakoj. Eĉ multaj burĝaj gazetoj kondamnis la fian konduton de «komunistfrakasanto» Niedner. Ĉi tiun fojon la burĝoj ankoraŭfoje kondamnis laboristojn. Kiom longe ankoraŭ? Estonte ni estos la juĝistoj… Tiam ve, fikapitalistaro! Voko.

TRA LA KLASBATALO

Hindenburg estas elektita regna prezidanto de Germanio.

La hispana registaro malpermesis manifestojn kaj laborpaŭzon dum unua de majo.

La sanga teroro en Bulgario kontraŭ laboristoj-kamparanoj daŭras kun nelimigita furiozeco.

Anglaj aviadiloj bombardis Irakajn loĝantojn, kiuj rifuzis partopreni je konferenco kunvokita de la anglaj aŭtoritatoj.

Ni ricevis sekvantan telegramon: Al esperantistoj laboristoj tutmondaj. Salutante en tago de 1 majo ni esperas vidi vin en vicoj de batalantoj por liberigo de laborantoj. — Tveraj esperantistoj.

¹) ĉefatestanton.

Letero el Rumanio

En Rumanio, kiu estas la klasika lando de laboristpersekutoj, nun estas prilaborata de «kompetenta» komisiono interesa por ĉi-landa lab.-istaro leĝoprojekto debatota post kelka tempo en rumana parlamento. Ĝi estas nomata: «Codul Muncii» (La kodo de Laboro»). Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas jenaj:

  1. Peraŭtoritata labordevigo kaj forigo de strikrajto, t. e. estos malpermesate striki.
  2. Leĝigo de l’ 8-hora labortago.
  3. La t. n. divido de jarfina profito de industriaj akcisocietoj ankaŭ por laboristoj, alivorte ke ankaŭ lab.-istoj de l’ koncernataj akcisocietoj ricevu proporcian dividendon.

Kontraŭ ĉi-leĝoprojekto energie batalados unuflanke la labordonantoj, aliflanke laboristaro. Sufiĉas rigardi la 1 an punkton por pravigi la kontraŭstaron de lab.-istoj kaj se ni legas pri legaligo de 8-hora labortago, ni komprenas la starpunkton de mastroj. —

Analizante la punktojn ni povas konstati, kion celas la registaro per la 1 a punkto. Se ĉi-projekto estus leĝigita, la tutlanda lab.-ista movado estus neniigita! Ĉar se al lab.-istaro estas malpermesate striki, ĝi ne povas konkiri pli bonan salajron, pli tolereblajn vivkondiĉojn, la ekspluatado fariĝus pli efika kaj ĉi-landa lab.-istaro fakte fariĝus sklavaro! —

Al la registaro verŝajnis, ke kontraŭ ĉi-leĝprojekto ekbatalegos la lab.-istaro. Kaj por eviti ĉi-tion, por senigi la lab.-istaron je ĝia forto, do ĝuste tiam, kiam oni ekkonis la trajtojn de «Codul Muncii», ekkomencis la registaro la lab.-persekutadon, arestis, en fortikaĵon karcerigis pli ol 500 kamaradojn, gvidantojn de l’ unueca sindikat-movado, por igi la lab.-istaron senpova je ĉia kontraŭstaro. —

La legaligo de l’ 8-hora labortago ne gravas por ni. Ni ja konas tre bone la karakteron de rumana registaro, por kiu ne validas leĝoj, eĉ la de ĝi donitaj, kiam temas pri porlab.-ista leĝo. Sufiĉas citi fakton unikan. Ankaŭ la rumana registaro subskribis la internacian konvencion pri l’ 8-hora labortago, kaj nun, kiam 5000 segejlab.-istoj estas lokaŭtitaj, ĉar ili ne volis labori 10 horojn potage, nun la registaro nenion faras por devigi la mastrojn ke ili «honoru» la leĝojn — t. e. leĝon pri 8-hora labortago —, tiujn leĝojn, kiujn ankaŭ ĉi-registaro akceptis, sed — ne plenumis. —

Laŭ la labordonantoj; ilia batalo estas direktita ĉefe kontraŭ la 3 a punkto, la proporcia dividendo ankaŭ por laboristoj. Kiom ajn ni tamen estu kredemaj al la leĝoj, sed ĉi-supra estas nekredebla. — Ĉar ĉu ĝi estas — la dividendo — laŭleĝa, ĉu ne, ne estas klarigite, kiamaniere estas certigote al la laboristoj interesataj, ke ili ricevos la dividendon? Kiu garantias, se iu laboristo — okaze de ĝia nericevo — postulos la dividendon, ke li ne estos tuj maldungata? Se ni havus uzinajn sovetojn,

— pàgina 4 —

4 — SENNACIULO

se ankaŭ la reprezentantoj de l’ interesataj laboristoj sidus en la gvidantaro, rajtus fiksi la dividendojn, tiamaniere jes, estus ebla la proporcia divido, sed nun, kiam ni vivas en tia lando, kie laboristaro estas senrajta maso, tiam estas neebla ĉia ajn «porlaborista» leĝo. — SAT-ano 1762.

Morton al la tiranio!

Tiu ĉi artikoleto estas verkita antaŭ la bombeksplodo en Sofio. Ĉar ni post tiu okazo nenion ricevis el Bulgario, ni represas ĝin, kvankam prokraste, por komprenebligi al niaj legantoj, en kiuj teruraj kondiĉoj vivas bulgara popolo, kondiĉoj kiuj donis vere sufiĉan kaŭzon por la okazigo de l’ buĉado en la katedralo. Al la turmentantoj la turmentojn, al la suferigantoj la suferojn! Red.

Sendube la plej faŝisma lando sur la terglobo estas mia patrujo. Nenia proletgazeto aperas. Ĉio estas sufokita, sole la burĝara gazetaro senĉese skribas plej nekredeblajn aferojn pri la nelegalaj proletorganizaĵoj kaj malkovras ĉiutage diversajn revolucikomitatojn, armilojn k. t. p.

Neordinare estas, se vi ne legas iun tagon, ke «hodiaŭ» mortigitoj ne estas. Alivorte, ĉiam vi legas pri mortigitaj aŭ sufokitaj revoluciuloj. Antaŭ kelkaj semajnoj k-do Zdravejkin donis al tutmondaj Satanoj nomaron kun mortigitaj ekskompartianoj.

Nun la nomaro daŭras: k-do K. Ŝulev, studento de la ŝtatuniversitato, naskita en Koprivŝtica, arestita kiel «danĝera» en la Sofia «sendanĝerejo», sin ĵetis el la kvara etaĝo de tiu ĉi ejo sur la trotuaron kaj post kelke da horoj mortis.

K-do Asen Simeonov, studento el vilaĝo Gigen, eksoficiro, ekskompartiano, estas mortigita en Sofio. —

K-do Janko Dorosiev, el Koprivŝtica, eksinstruisto, ekssekretario de kompartio en Sofio, persekutata de policistoj, vidante ke li estos kaptita, sin mem mortpafis.

Okaze de tiuj mortigoj sekvadis multaj arestoj.

Kiel reakcio de tiuj teruraj persekutoj ofte aperas en arbaroj revoluciaj bandoj, inter kiuj estas ankaŭ virinoj. Tio estas rimarkinda. Malgraŭ ĉio, la bildo ne estas kompleta — ĉar kio okazas en la vasta provinco, for de nia vido, ni ne povas scii ĝuste.

Videble estas, ke la bulgara Nerono — Cankov, estas ĉe sia fino. Ardin.

KORESPONDEJO

Al ĉiuj sendintoj de gratuloj okaze de 1. majo ni dankas ĉi tie publike. Red.

Voko. Vian pseŭdonimon jam uzis alia k-do (Leipzig-ano)! Via art. estas iom longa. Se spaco permesas, ni uzos.

2474. Ideo de via art. estas bonega. Sed troas gramatikaj kaj stilaj eraroj. Krome spaco verŝajne mankos pro abundeco de aktualaj raportoj.

Kronikistoj kaj aliaj. Pro material-abundeco ni devis prokrasti viajn raportojn, kiuj certe aperos.

3398. La italan rap. mi certe uzos. La via estas iom neklare konceptita.

N. J. Holm. Ni kontentigos vian deziron en unu el venontaj n-oj. Red.

Lernejoj en Italio

Ĵus oni faris enketon pri la kondiĉoj de la popolaj lernejoj en la industria kaj terkultura regiono Lombardio, kiu estas unu el la plej riĉaj partoj de Italio. Oni enketis pli ol 300 lernejojn en la antaŭurbo de la regiona ĉefurbo Milano, kaj en la apudaj distriktoj de Lodi, Saronno, Monza, Codogno, Gallarate kaj Seregno (elparolu z kiel c, kaj gn kiel nj: akcentu kiel esperante). Jen estas la rezultoj:

  1. 40 proc. el la lernoĉambroj estas malgrandaj, mallumaj, senaeraj, malpuraj, kun malkomfortaj kaj malnovaj benkoj.

  2. 55 proc. el la lernejoj havas senakvajn necesejojn, ofte apudajn je la lernoĉambroj aŭ kune uzendajn de aliaj kunloĝantoj.

  3. En 75 proc. el la komunumoj, la kunlaborado inter la instruistoj kaj la lernantgepatroj tute malestas.

  4. 90 proc. el la komunumoj neniel prizorgas la mense aŭ korpe nenormalajn geknabojn.

  5. En 99 proc. el la komunumoj ne ekzistas monpremioj por la plej diligentaj gelernantoj.

  6. En 60 proc. el la komunumoj ne ekzistas «rikreatorioj» (t. e. knabhejmoj, knabamuzejoj). En 30 proc. ekzistas religiaj amuzejoj; nur en 2 proc. (pli precize, en 5 el la 303 enketitaj) ekzistas laikaj amuzejoj.

  7. En 70 proc. el la komunumoj ne ekzistas porlernantaj helpinstitucioj, en 95 proc. la t. n. «bonfarada kongregacio» neniel helpas la lernejon.

  8. En 99 proc. el la lernejoj ekzistas nek dentkuracado, nek pluvbanoj; en 55 proc. oni ne havas kuracistvizitadon; en 70 proc. oni ne aranĝas la someran sendadon de la gelernantoj al maraj, en 80 proc. eĉ al ordinaraj (klimataj) kuraclokoj.

  9. 90 proc. el la lernejoj ne havas gimnastikejon.

Iu instruistino sciigis, ke en ŝia lernejo la akvotubaro ne funkcias dum 9 monatoj (en la jaro), kaj dum la aliaj ĝi alportas nur malbonodoran akvon; alia ke la lernejdomo estas tiel malnova kaj malforta, ke ĉiam oni timas pri ĝia falo.

Tiaj lernejoj estas, kompreneble, malŝatataj de la geknaboj, kiuj, male, tre volonte aliras al la malmultaj modernaj lernejoj. Italano.

DIVERSAĴOJ

Sindikata movado

En Britio estas movado por instigi unuecon inster la Unuiĝoj Metiaj. La sekvantaj ciferoj, elĉerpitaj el «The Worker», klare montras la disan staton de la Brita Unuiĝa Organizado, kaj ridindigas la akuzon de „disfenda politiko» kiun celdirektas unuj gvidistoj kontraŭ aliaj pli agemaj.

En Britio troviĝas 1,135 metiaj unuiĝoj kun proksimume 5 000 000 da membroj. En la metala industrio estas 52 unuiĝoj havantaj de 200 ĝis 240 000 anojn en la plej granda. 16 unuiĝoj servas al la konstruistoj, 14 al la presistoj.

La kotona industrio kaj la teksistoj havas 52. Unuiĝo el tiu ĉi grupo havas frapantan nombron de 104 anoj. La fervojistoj estas disigitaj per multaj unuiĝoj kiuj funkcias por diversaj metioj.

La transportistojn servas 9 unuiĝoj kiuj ampleksas de 300 — ĝis la plej granda — 300,000 anoj.

Ĉiu unuiĝo enhavas propran bandon sian de oficialuloj, siajn apartajn politikon kaj demandojn; kaj ĉiu emas ŝtelĉasi la membrojn de alia.

La artikolo komparas tion kun la 22 unuiĝoj de Sovet-Rusio por 6 300 000 laboristoj organizitaj, kaj konkludas per alvoko al ĉiu agemulo en iu ajn lando subteni tiujn gvidantojn kiuj stariĝas por la militkrio

«Nacia kaj Internacia Unueco«

1242.

En granda mizero

troviĝas nia k-do Josef Švarc, Teplicka tr. 35, Most, Ĉekoslovakio, kiu verkis por «S» (n-o 27) raporton pri la malbona vivo de laboristaro en ĉekoslovaka mindistrikto. Antaŭ kelka tempo li pagis sian abonsumon por „S» kun la rimarkigo, ke li prefere malsatus dum du tagoj plene, ol ke li devus malhavi «S». Li skribas: «Mi perlaboras semajne nur iom pli ol 50 kĉ, ĉar mi laboras nur 2½ tagojn. Ĉar mi devas pagi por loĝo kaj manĝo semajne 110 kĉ, mi jam delonge ne tagmanĝis, nur manĝas sekan panon. La ĉi-tieaj minejposedantoj volas senlaborigi 14 — 15000 laboristojn. Mi timas, ke ankaŭ mi estos inter tiuj, ĉar estas certe, ke neniu naciisto fariĝos senlabora, kaj tiaj estas ĉi tie tre multaj. Tial mi jam vendis kelkajn aĵojn, por ke mi almenaŭ vivu.»

Certe troviĝos inter la SAT-anoj la helpemuloj, kiuj subtenos tiel- aŭ alimaniere nian suferantan kamaradon! Montru proletarian solidarecon!

Peto!

Gek-doj ĉiulandaj, sendu al ni Esp.-aĵojn por aranĝi grandiozan ekspozicion kaj per tio revigligi la ĉi tiean movadon.

La Dresdena Laborista Esperantistaro havas multe da ŝuldoj, per la kulpo de la lernejoficejo. Por forigi ilin, ni aranĝos loterion efikotan per donacoj de ĉiuj gek-doj kaj simpatiuloj. Gek-doj, vi ĉiuj estas petegataj subteni nian entreprenon per gajnindaj donacoj aŭ monsendoj, por ke la ĉi tiea movado ne pereu!

Tutkoran antaŭdankon!

La sendaĵojn adresu jene: Satanaro Dresden, Fako: Administrejo, Reinhold Lehmann, Dresden 6, Förstereistr. 25 (Germ.)

Koran Dankon

al ĉiuj kamaradoj, kiuj dum mia mallibero esprimis por mi ilian kamaradecan, ĉu leteran ĉu engazetan kunsenton kaj simpation. En-inter la muregoj malliberejaj ĝi estis por mi la plej agrabla konscio pri la vera vivo de nia Ruĝ-Verda Internacio kaj la plej bela instigilo al laboro pli intensa ol ĝis nun por nia Asocio. — La k-doj-korespondantoj miaj bonvolu paciencoj je respondo, ĝis nun neebla pro malsaneco — kaj skribi al la nova adreso: ul Króla Leszczynskiego, n.o 36 – m. 2. — Lublin J. Zavada.

VARBU novajn abonantojn! Varbu novajn membrojn! Aliĝu al la Va Kongreso!

— pàgina 5 —

DISKUTEJO

Ĉirkaŭ la projekto Dawes

Konkludo de diskuto

I

Estas strange ke projekto senkompare sklaviga kaj kontraŭproletaria povas trovi defendanton en klaskonsciaj proletariaj vicoj — en la SAT-anaro. K-do 300 opinias, ke mia pritrakto de tiu temo estis «bedaŭrinde tro unuflanka». Jes certe, ĝi estis unuflanka, ne «bedaŭrinde» unuflanka, kamarado 300, sed feliĉege unuflanka, kiel decas al SAT-ano! En nia epoko de plej akrigitaj ekspluatado kaj subpremo, de batalado inter la klasoj, necesas esti unuflanka, ĉar oni ne povas stari samtempe ĉe ambaŭ flankoj de la socia skalo. Estante proletario, mi rigardas ĉiujn okazaĵojn kaj faktojn laŭ la vidpunkto de interesoj de mia klaso. La proletariaro malbezonas «objektivecon», kiu volus konsideri la faktojn samtempe el vidpunktoj proletaria kaj burĝa. SAT mem estas produktaĵo de unuflankaj, tio signifas de proletariklasaj konsideroj: ĝi estis kreita kiel klasa organizaĵo de la proletarioj apartiĝintaj de la burĝa esperanto-movado.

K-do 300 penas pruvi ke la Dawes-projekto efektive ne estas tiel ruiniga kiel mi ĝin prezentis. Li elmontras, ke la senŝtatigo de la regnaj fervojoj, la plialtigo de la fervojtarifoj, limdepagoj kaj impostoj havos malpli gravan efikon ol mi antaŭvidis: ke la financkontrolo estos sen graveco se Germanujo plenumos la riparde­vigsumon». «Se Germanujo plenumos» . . . tio signifas, se la germana proletariaro, la tutmonda proletariaro donos siajn ŝviton kaj sangon en pliigita ekspluatado. «Sen graveco» . . .? Ĉu vere estas «sen graveco», ke en Germanio pro la Dawesplano la okhora labortago jam estas fakte kaj leĝe forigita, ke la salajroj estas ridinde malaltaj, ke laboristoj po miloj estas en malliberejoj? «Sen graveco» — ke proletarioj malsatas, frostas, suferas por pligrandigi la Dawesprofitojn de siaj premantoj? Dank al la pliakrigita ekspluatado de la germana laboristaro, la vivkondiĉoj de la alilandaj salajruloj ankaŭ malpliboniĝas. Tio, kion mi en miaj artikoloj en aŭtuno antaŭdiris, jam nun fariĝis fakto: Jam anoncas la ekonomiaj bultenoj, ke la industrio de Britujo, Ĉekoslovakio kaj de aliaj industriŝtatoj ne povas konkurenci la germanan industrion pro ties malaltigitaj produktadkostoj (ĉar la ekspluatgrado de la germana proletariaro estas treege pli intensiva). Sekve de tio la senlaboreco grandiĝas en la negermanaj landoj. En Aŭstrio, kies loĝantaro estas 6 milionoj, mallaboras preskaŭ 250 000 homoj! La unuan fojon depost 1914, en Francio komencas regi senlaboreco. Jam la britaj ŝipkonstruentreprenistoj proponas al siaj dungitoj malplialtigon de la salajroj. Ĉu ĉio tio estas vere «sen graveco»?

K-do 300 citas eltranĉajon el artikolo de k-do Varga, kiu diras, ke la Dawes-projekto prokrastos la ripeton de la akuta situacio de 1923. Kial k-do 300 ne citas ankaŭ la artikolpartojn, kie Varga parolas pri la ŝarĝoj, kiujn la proletariaro devas porti dank’ al tiu plano?

II

K-do 300 plektis en siajn artikolojn multe da citaĵoj de Karl Marks. Sed la spirito de liaj verkaĵoj, tio, kion li mem skribas, estas la kontraŭo de l’ marksismo.

La sorto de la proletariaro estas, laŭ lia opinio, «intime ligita kun tiu de l’ burĝa ŝtato», kaj se la imperialistaj rabistoj de l’ Antanto parolas «amikece kaj akordeme» kun la ŝtatreprezentantoj de la germanaj ekspluatistoj, tiu fakto «pezas eĉ por la laboristaro». Laŭ Karl Marks, la demokratia ŝtato — kiun k-do 300 tiel admiras — estas «komitato administranta la aferojn de la kapitalista klaso». Karl Marks al ni diris, ke «la proletarioj ne havas patrujon». Se la sorto de la laboristaro estas intime ligita kun tiu de l’ burĝa ŝtato, ĝi estas ligita nur en tiu senco ke ju pli firmiĝas la burĝa ŝtato, des pli malprosperas la proletarioj. Karl Marks opiniis ke la burĝa ŝtato estas detruenda, kaj li tiun ideon klare esprimis en 1871 okaze de la Pariza Komuno, kie la laboristaro detruis la burĝan ŝtatmaŝinon. Tiam Thiers kaj Bismarck, la gvidantoj de la francaj kaj germanaj ekspluatistoj, komune agis por venki la heroajn batalantojn de la laboristaro kaj por restarigi la burĝan ŝtatmaŝinon detruitan. Dirante ke «la sorto de la laborista klaso estas intime ligita kun tiu de l’ burĝa ŝtato», K-do 300 maldistingis la opinion de Karl Marks kaj tiun de la blankgvardiestroj Bismarck kaj Thiers.

K-do 300 klopodas pruvi, ke la burĝaro estas «granda» klaso de la socio. Li simple diras ke la koncentriĝo kaj amasiĝo de la kapitalo en ĉiam malpli da manoj kaj de la proletariaro en ĉiam kreskanta multnombro ne estas ankoraŭ «tiel dissolviĝinta». K-do 300 ŝajnas nescii ke malgranda kliko de grandaj industrimastroj kaj de financestroj direktas la tutan politikon, li ŝajnas neniam esti aŭdinta paroli pri Rockefeller, Morgan, Stinnes k. c. Ĉu li neniam aŭdis ion pri trustoj, karteloj, «koncernoj» ktp.? Nur ili direktas la burĝan politikon laŭ sia volo. Kaj la «enmezaj tavoloj» de la socio? Estas ridinde diri ke ili apartenas al la kapitalista klaso — eĉ se partoj al ili ankoraŭ estas blindaj kaj ne rekonas siajn interesojn; ili tamen estas ekspluatataj de la grandaj rabistoj.

Ankaŭ la memiluziiĝo de k-do 300 pri la «venko de l’ spirito kontraŭ la sabro» estas pure kontraŭmarksista. Spirito certe estas necesa kiel armilo en la liberiga batalo de la laboristoj, sed spirito sola ne sufiĉas. La «pura spirito» respublikema ne estus sukcesinta venki en marto 1920 la reakcian, monarĥistan Kapp-revolton sen la apogo de la maŝinpafiloj de la ruĝaj, laboristaj militistaroj. K-do 300 opinias, ke Karl Marks «tute ignoris la maŝinpafilojn, kaj nur kredis je la sana spirito» . . . Certe, Karl Marks ne konis la modernajn maŝinpafilojn, ĉar li mortis antaŭ oni ilin uzis, same kiel li ne konis Zeppelinojn kaj aeroplanojn. Sed se li nun vivus, li sendube ne apelacius al la «sana spirito» de k-do 300 por ion ekscii pri ilia uzo kaj utiligo en la klasbatalo.

III

K-do 300 plendas, ĉar K-do 1187 nomis lian vidpunkton neproletaria. Sed kiel oni rajtas nomi vidpunkton de tiu, kiu trovas ke «Rusio certe subiĝos al influoj privat-kapitalistaj, ĉar ĝiaj subteraj trezoroj postulas esti utiligataj«. Tiu frazo klare kaj logike esprimas, ke k-do 300 povas imagi utiligon de subteraj trezoroj nur per privata kapitalo. Kiel nomi pensmanieron kiu tute ne kapablas imagi, ke naturtrezoroj povas esti utiligataj ankaŭ alimaniere ol per privata mastrumado?

K-do 300 demandas: «ĉu vere necesas» — al Sovetlando — «koalicioj kune kun ĉinaj generaloj, reakciaj despotoj . . .»? Li dezirus scii ĉu «streĉoj imperialistaj» estas «proleta eksterpolitiko»? Li diras ke Sovetujo eble baldaŭ formos blokon kun la monarĥa Japanio militista. K-do 300 ŝajnas opinii ke la gvidantoj de la sovetaj ŝtatoj emas koalicii kun militarismo kaj reakcio, sed tamen ekzistas diferenco inter ili kaj tiu prezidanto de l’ Germana Respubliko demokratia, kiu en oktobro 1923 promesis kaj ordonis la atakon de la monarĥiema militistaro kaj oficiraĉaro kontraŭ la ruĝa, socialista Saksio. Certe, estas necese konkludi, por la protekto de la laborantaj masoj de Sovetlando, pacon kun la najbaraj ŝtatoj, eĉ se ili estas reakciaj, ĉar la popolo de Sovetio bezonas nun pacon por labori.

Se Sovetio deklarus militon al Japanio, k-do 300 certe ekkrius: «Soveta imperialismo!» Ĉar Sovetio faras pacon kun Japanio, li parolas pri «imperialistaj streĉoj». Nek paco nek milito trovas lian aprobon. Kion do devus fari Sovetio por lin kontentigi? Eble memmortigon?

Sovetio ne bezonus kompromiseti kun Japanio se la politikaj amikoj de k-do 300 en la tuta mondo, anstataŭ kalumnii Sovetion kaj eksciti la proletariojn kontraŭ ĝin, ĝin helpus kaj apogus.

K-do 300 certe scias ke Ĥinio kaj Hindio estas ekspluatataj kaj subprematataj de la grandaj imperialistaj potencoj okcidentaj. Ĥinio estas duonkolonio, Hindio estas kolonio de la financestraro tutmonda. Subteni tiujn landojn kontraŭ la rabistoj, signifas batali por la subprematataj masoj, kontraŭ subpremo, kontraŭ kapitalismo kaj imperialismo. Ekzistas du formoj de proletaria eksterpolitiko: Mac Donald ĵetigis el aeroplanoj bombojn sur la pacajn vilaĝojn de la kolonipopoloj; Sovetio defendas la koloniojn kontraŭ tiaj kapitalistaj metodoj. Kiu eksterpolitiko estas pli proletaria?

— pàgina 6 —

K-do 300 ĝis fino de sia vivo vane atendus la socialismon, se la proletaria eksterpolitiko de Sovetio ne malfortigus la kapitalistajn ŝtatojn, ne plipotencigus la klasbatalon de la proletarioj de la kapitalistaj landoj — per revoluciigo de la kolonioj.

Argumentoj kiel tiuj de k-do 300 ne kondukas al la vojo de la posteuloj de Karl Marks, sed al tiu de la adorantoj de Bismarck kaj de Thiers. Lucien Revo.

KRONIKO

Ĉekoslovakio.

Holeischen. Kurso malfermita en popola lernejo por komencantoj kaj progresintoj. Partoprenas laboristoj, oficistoj kaj studentoj, entute 15 p. Gvidas k-do Schweinfurter. 4102.

Hungario.

La esp. sekcio de la grupo de la «Naturamikoj» en Ujpest deziras oficialan interrilaton kun la alilandaj esp. sekcioj por povi pli rezulte propagandi por nia movado. La sekcio kiu havas 20 membrojn, spertis tre favoran akcepton de esp. en hungarl. naturamika movado. Ĉiuloke la naturamikoj kunlaboras kun la esp-istoj, kursoj komenciĝas. Lastokaze ankaŭ la centra sekretario k-do Brumiller, eklernis esp., laŭ kies instigo la hungarl. «Naturamika Asocio» proponos dum la tutmonda kongreso la oficialan alprenon de esp. Fratoj! Helpu ni unu la alian! Sendu korespondaĵojn al Sandor Jos., Erzsebet-u 43, Ujpest.

Italio.

Ankaŭ en Italio oni starigis la Komfrakcion el membroj de SAT. La interesiĝantaj k-doj bonvolu peti la adreson pere de la partia «interna vojo».

Polio:

Lublin. La en n-o 10 de «Sennaciulo» menciitajn kursojn ĉe la Lublina kooperativo finis sukcese 12 personoj, la arestitan gvidanton de ĉi-kursoj (K-don Z.) bone kaj ofereme anstataŭis k-do Halpern. — Por ĉi-kursanoj la Lublina filio de «Laboro» komencas nun organizon de meza kurso, kiun parton prenos ankaŭ la malpli perfektaj absolvintoj de antaŭ-lastjaraj kursoj. — Antaŭ la proceso de Lublinaj Kooperativistoj, al kiuj apartenis ankaŭ nia k-do Z., la ĉi-tiea t. n. «neŭtrala», sed envere ŝovinista loka grupo de «Pol-E Anoj» publikigis en la loka gazeto deklaron, el kiu ni citu la jenajn frazojn: «Ni havas nenion komunan kun la kursoj de Esperanto, estantaj ĉe la Lublina Kooperativo — kaj ankaŭ ne estas respondeblaj pro tiuj Esperantistoj, kiuj uzas la lingvon Esp. por siaj politikaj aŭ partiaj celoj.» —

En niaj politikaj rilatoj tia deklaro estis nenio alia, ol nur simpla, ordinara, kaj krom tio falsa denunco. (Ĉar k-do Z. estas konata senpartiulo). Sapienti sat! (sufiĉas al saĝulo).

Sovet-Unio.

Ĉita (Orienta Siberio). En komenco de marto ĉi-tie organiziĝis SAT-grupo el 8 gesatanoj. Ĉiusemajne oni havas regulajn kunvenojn (ĉiudimanĉe je la 4a posttagmeze). La grupo celas studi kaj pridiskuti «Sennaciismon» kaj diversajn SAT-demandojn, organizi kaj plivigligi tradukadon el «Sennaciulo» kaj por ĝi, kaj ankaŭ plivigligi SAT-propagandon en Ĉita.

La grupo konsistas preskaŭ tute el gejunularo, sed tamen laboras vigle kaj laŭplane. Dum la kunvenoj kaj oftaj reciprokaj interrilatoj la gegrupanoj uzas ekskluzive Esperanton. K. F. kaj V. B.

— Ĉito havas iom pli ol 80 000 loĝantojn (antaŭ revolucio ĝi havis nur 45 000 loĝ.) kaj estas centro de nia movado en ekstrema oriento. La movado ĝojige kreskas. SAT-grupo (vidu supre) konsistas el plej agemaj kaj konsciaj esperantistoj kaj la grupo emas plukreski. Oni devas konstati ke ĉie en Siberio tiel nomataj neŭtraluloj montras sin kiel velkemaj abstraktuloj, kiuj ĉiam kaj kun ĉio konsentas. Ili estas mirinde bagatelema popoleto, kiu ŝajne ekzistas nur por ĝui sonojn de parolo kaj por akordigi movojn de lango kun movoj de piedoj en dancoj kun fraŭlinoj. Ĉito havas nun 115 registritajn esperantistojn. El ili 70 estas fluparolantaj. Plejparte ili estas studantoj — filoj de malriĉaj laboristoj, vilaĝanoj kaj oficistoj.

En marto ili decidis fondi en Ĉito organizaĵon de Sovetlanda esperanta Unuiĝo kaj elekti komitaton por tuta gubernio. La movadon gvidas junaj instruistoj Bajenov, Usolcev kaj aliaj. — Nova generacio estas pli inklina al novaj ideoj kaj movadoj. Inter maljunuloj (eĉ inter komunistoj aŭtunaĝaj) nia laboro estas nature vana. Propagandistoj, notu ĝin bone!

Lastatempe esp. en Ĉito disvastiĝas inter instruistoj de elementaj lernejoj (unua ŝtupo). Instruistoj de superaj lernejoj nature estas surdaj al nia movado (ja diplomitaj kleruloj estas spirite sklavigitaj de malnova burĝ-ordo, kiu malemas komunigi laborilojn kaj lingvojn). Oni devas noti jenan imitindan fakton. Studantoj de laborista fakultato en Ĉito antaŭ kelkaj monatoj unuanime kaj tutamase rifuzis lerni malfacilan anglan lingvon, kiun trudis al ili estraro. Anstataŭ malfacila kaj stultiga fremda lingvo ili postulis Esperanton 50-foje pli facilan. Kaj la estraro . . . cedis. Kresko de nia movado ne eblas sen konfliktoj kun malnovanoj. M. Krjukov.

Irkutsk. Esperanta Societo tie ĉi estis fondita ĝuste en jaro de revolucio, en 1917. Kiel ĉie esperanto en la urbo disvastiĝas precipe inter junularo. «Duonkleruloj» pli inklinas al nia ideo, ol tiel nomataj kleruloj pro ega simpleco kaj facileco de nia lingvo. «Kleruloj» povas lerni malfacilajn fremdajn lingvojn ĉar havas multe da mono kaj da tempo senokupa. Sed ne forgesu, ke «duonkleruloj» nature devenas el proletaro, kiu kleriĝas nur per «kupra mono». Malriĉaj studantoj Juskoviĉ, Lesnikov kaj Majzlis fondis en irkutska universitato (kiu nun havas pli ol 2000 studantojn) Satgrupon. Ĝi havas ĉiujn ŝancojn per kreski. Sed la movado havas pli bonan sukceson en nesuperaj lernejoj inter junaj lernantoj 14—17-jaraj. Mi notu jenan fakton, kiu devas havi ne absolutan, sed principan signifon. Spite al insistoj de «aŭtoritataj» instruistoj negranda grupo da lernantoj en lernejo de Lomonosov (Panasjuk, Poluŝin, Isaĉenko, Suĥov kaj 3 aliaj) sukcesis ŝovi sian «numeron» en oficialan vesperon dediĉitan al memoro de parizaj komunistoj (18. marto). Ili faris raporton pri lingvo intern., akorde kaj vigle kantis veran «Internacion» en nia sennacia lingvo, deklamis versojn kaj sennaciecajn proverbojn kaj laŭte ĥore kriis salutojn al parizaj komunistoj: «ni daŭ-rigas vian faron ktp.» La instruistoj de la lernejo poste diris, ke la numero estis plej sukcesa en la vespero ĉar ĝi spiris neatenditan freŝecon kaj novecon. Baldaŭ oni devas atendi en la lernejo «ribelon» de lernantoj, kiuj postulos enkondukon de esp. anstataŭ stulte malfacilaj fremdaj lingvoj. M. Krjukov.

Kievo. 2. nov. estis oficialigita Kieva gub. fako de SEU. Gubkomo estas konstruita en 4 sekcioj: 1. Organiza (k-do Fedotov). 2. Pedagogia (k-dino Lisiĉnik). 3. Interlig-Informa (sama). 4. Studenta (k-do Skulenko). K-do Devjatnin reprezentas regnajn esp. kursojn, tri k-doj la Kievajn superajn lernejojn. En K. esp. nun vigle disvastiĝas. Funkcias sekvantaj grupoj: 1. en Politeknika Instituto. 2. en Elektra Teknikumo. 3. ĉe Instituto de Popola Klerigado kaj ĝia laborfakultato. 4. ĉe 47a laborlernejo. 5. ĉe konservatorio. 6. ĉe blinduloj kaj invalidoj. Grupoj estas organizitaj en Fastovo, Ĉerkasi kaj eĉ en vilaĝo Fkarooka. Interrilatoj ekzistas kun Beloja-Cerkov kaj Ĉernigov. Gubkomo entreprenas nun grandan laboron inter Kieva junularo kaj pioniroj. La interligsekcio petas ĉiujn junulajn aŭ profesiajn organizaĵojn dezirantajn interligiĝi kun konformaj Kievaj organizaĵoj sin turni al k-dino Lisiĉnik laŭ adr. Gubkomo de SEU, Fenokekleevskaja 32, kv. 23. Pri rezultoj de laboroj ĉe junularo sekvontan fojon. I. L. (3632).

Minsk. 1-a Minska distrikta konferenco (Blankrusio) de esp-istoj organizigis fakon de l’internacia laborula kunligo. Ĉefa celo de tiu ĉi fako: evidentigi praktikan uzeblecon de espo por revolucia soveta proletariaro. Ĉiuj esp. kaj neesp. lab. org-ajoj sendos siajn poŝtajojn en nomitan fakon kaj tiu ilin tradukos kaj sendos laŭcele. Nia tasko inokuli al ĉiuj lab-istoj kaj lab. org-ajoj bonan kutimon — korespondadi kun eksterlando kaj por afero de liberigo lab-ista, faros pli grandan sukceson, ol eĉ gazetoj kaj montoj da flugfolioj. Ni petas ĉiujn esp-istojn: sendu al ni adresojn de lab. org-ajoj, korespondantaj, junulaj, partiaj, profesiaj ktp., sendu art. pri via vivo kaj al. ajoj. Ni estos niaflanke farantaj la samon. Nia adreso: Sovet-Unio, Minsk, Leningradskaja 6, Minska distrikta komitato de SEU, P. Kirjuŝin (4425).

  1. apr. okazis distr. konferenco de lokaj esp-istoj. Ĝi sendis telegramojn al multaj rev. org-ajoj sovetaj kaj internaciaj. Tutblankrusia konferenco okazos. 28. majo.

Taŝkent. Taŝk. SAT-grupo enhavas 109 membrojn (aktivaj 14, aspirantaj — 84, subtenantaj — 11). Komitatanoj: k-doj Sokolov, Koblov, Egorov. Kunvenoj merkrede (ripoztago en Uzbekistan), dufoje dum monato. Dum tiuj kunvenoj oni faras raportojn diverstemajn: SAT kaj UEA, Kiel rilatas marksistoj al lingvo intern., esp-movado tutmonda, ĉu bezonas espon kompartio, komjunularo, pioniroj ktp. Dum la ĝenerala kunveno (3. 4.) oni decidis aranĝi SAT-semajneton por SAT, propagando kaj varbado de novaj membroj. Dum tiu semajno ĉiu grupano devas peni varbi 3 personojn. La varbado okazas laŭ certaj instrukcioj. Por lokigo en la murgazetoj de siaj org-ajoj, la k-doj ricevas skribmaŝine presitajn raportojn. Ĝis nun Taŝk. SAT-anoj aĉetis pere de la grupo akciojn de Eldon-Kooperativo por 36 dolaroj. K. K.

Radio

(Neŭtrala movado)

Nian legantaron interesos certe ekscii, ke dum la Kongreso de amatoroj de Radiotelefonio, okazinta en Paris, de la 14. ĝis 18. de aprilo, estis voĉdonata ezirespremo por la enkonduko de esperanto. Notinde estas, ke kvar proponoj estis submetataj al la Kongreso pri la lingva temo: unu por la angla lingvo, alia por esperanto, tria por ido kaj kvara por interlingua. Post longa kaj vigla diskuto la poresperanta propono estis akceptata preskaŭ unuanime.

Esperanto kaj radio

Dresden. La Radio- kaj Esperanto-unuiĝoj¹) kontraktis jenon:

  1. reciproka korporacia aniĝo, 2. reciproka kotizo de sama alteco, 3. reciproka publikigo de unuiĝaferoj kaj aparte gravaj sciigoj, 4. reciprokaj kursoj kaj paroladoj, 5. reciproka liverado de po 2 ekzempleroj de la fakgazetoj, 6. pluaj reciprokaj liveradoj de gazetoj je esceptaj kondiĉoj, 7. peras la Esperanto-unuiĝo al la Radio-Stacio, helpe de eksterlandaj interrilatoj, radio-ĵurnalojn el la tuta mondo. (Laŭ: «Der Sächsische Funk» [18] H. Wotschke-Dresden).
  1. Neŭtralaj (burĝaj).

— pàgina 7 —

Rezolucio pri Lancucki, Pola Parlamentano, kaj gvidanto de la Fervojaj Laboristoj

(sendita de Laborista Esperanto-Klubo, London, al la pola ambasadoro en London, la ministroj de justeco kaj de eksteraj aferoj en Varsovio).

La Laborista Esperanto Klubo (Londono) atente sekvis la juĝon kontraŭ kamarado Lancucki, Parlamentano el la laborista klaso kaj gvidanto de la Fervojaj laboristoj, akuzata je perfido kontraŭ la ŝtato, protestas kontraŭ tiu ĉi persekutado en la nomo de la Brita Laborista klaso, kaj postulas lian tujan liberigon el mallibereĵo.

Ni protestas plie kontraŭ la ago de la Pola Registaro kiu rifuzas, ke Brita advokato prizorgu lian defendon kaj postulas, ke tiu ĉi rifuzo estu retirata kaj, ke Brita advokato estu permesata veturi al Pollando.

E. Edwards Prezidanto de kunveno.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artik. el S.: Pravda, Plzen, 31. 3., Japan-sov. traktato (S. 24), A Internacional Lisboa, 4. 4., faŝismo en Bulg. (S. 25). A. Világ, Targu-Mureš, 4. 4., Kaŭĉ. imper. (S. 13). Le Journal du Peuple, Paris, 11. 4., Let. el Argent. (S.23). Hung. tabeloj (S.24) [ne menciis deven]. Socialista, Praha, 28. 3., klasjust. en Germ. (S. 19).

Enpresis div. notojn: Molodoj Proletarij, Kiev, 1. 4. art. pri esp. kaj junularo, Le Semeur du Norm., Caën, 8. 4., recenzo de Lanty-broŝuro, El Socialista, Madrid, 31. 3., bona art. pri SAT.

Homaro, I. kajero. Neabonebla, nur aĉetebla; specimeno 1 resp.-kupono, 50 spec. 5 sv. fr. Adr. Julio Mangada Rosenörn, Glorieta de Bilbao, 5. Madrid, Hisp.

Enhavas sur 20 paĝ. de form. 10½×15 cm. deklaracion pri «homaranismo» kaj kelkajn literaturajn fragmentojn. La celo de la kajeroj estas, propagandi homaranismon, la religian ideon de Zamenhof.

SAT je servo de Scienco

Mi laboras en mia kemia-mikrobiologa laboratorio pri rapida evoluigo de grena fungo «Fusarium», kiu estas kaŭzo de grava malutilo en kampa mastrumado. Ĝi tre malgrandigas kvanton da semoj de sekalo, aveno, tritiko, lino, ktp. En 1923 la domaĝo estis 40 milion. pudoj (1 pudo = 16 kg).

Tiu-ĉi fungo tre interesas min pro sia malkonstanteco en ekstera formo, strukturo kaj grando de siaj semoj (konidioj). Mi opinias, ke tiuj diversaĵoj estos pli grandaj se mi prenas la fungon el diversaj landoj. Mi ne sukcesis per franca kaj germana lingvoj.

Mi tre petas ĉiulandajn kamaradojn

  1. sendi al mi 10—20 gramojn da ĉiu el jenaj semgrenoj: sekalo, tritiko, aveno, lino
  2. rilatigi min kun mikrobiologia aŭ mikologia aŭ fitopatologia laboratorio de via urbo aŭ regiono
  3. informi min ĉu oni povus ricevi natursciencan literaturon el via lando (speciale botanikan, fitopatologan, mikologan, mikrobiologan kaj similajn ĵurnalojn, revuojn, verkojn) kaj kion mi devas fari por ĝin ricevi (abonpago ktp. . . .).

Miaj kamaradoj fitopatologoj diras, ke ili forte dubas, ke «el mia esperantista entrepreno» estos io reala. Ili opinias, ke per esperanto scienca laboristo nenion povas atingi. Mi pensas ion alian kaj estos tre ĝoja se mi ricevos iom «realan» respondon.

M. S. Dunin, ul. Gercena d. 14 A, kv. 21 Moskvo (Ruslando).

V. Kongreso de SAT

Wien, 11.—15. aŭgusto 1925

3. komuniko

La k-doj V. Krstulovitz kaj M. Gattyan (Wien) estas ankaŭ membroj de la K. K.

Kongresadreso. Jos. Slezak, Wien XX., Ospelg. 34/25.

Kongreskotizo. La simpla membrokotizo de SAT por la diversaj landoj. Senlaboruloj, post atestita senlaboreco, pagas la duonon.

Pago: per naciaj monbiletoj en registrita letero.

Aliĝo: Validaj estas nur aliĝoj akompanataj de la kotizo. La aliĝilon tekstu legeble laŭ jena ordo: 1) familia nomo, 2) antaŭnomo, 3) aĝo, 4) profesio, 5) strato kaj n-o, 6) urbo 7) provinco, 8) lando, 9) SAT-membromatrikulo’

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

G. Brojdo (Daŭrigo)

En Kaŭkazo dum la cara epoko ni observas la naciecajn interrilatojn inter armenoj kaj tataroj, kiu estas respegulo de la konkurado, batalo inter la armena kaj la naskiĝanta tatara burĝaro. Kun akriĝo de tiu ĉi batalo ĝi transformiĝas en ŝovinismon, lasantan neniun proksimiĝon inter armenoj kaj tataroj, kaj en la plej akraj momentoj la burĝaro venigas ĝis la senpera sanga interpuŝiĝo inter ambaŭ nacioj. La ambaŭ flankoj efektivigas la ofensivan naciecan politikon. Sed antaŭ la grandrusa nacia burĝaro, posedanta pli potencan kapitalon, armita per ŝtata aparato kaj armeo, la armena kaj ankaŭ la tatara burĝaro efektivigas la politikon de defenda naciismo, naciismo de malfido, enfermiteco kaj foriĝeco. Paralele al penetrado de grandrusa kapitalo, kaj sekve, de burĝaro kaj de ĝiaj komizoj, ĝiaj armeoj ktp. en Turkestanon, la juna uzbeka burĝaro enfermiĝas en la komplikan sistemon de defenda naciismo. Ĉio sia, «nacia»: lernejo, moroj ĝis kostumo, speciala ĉapo (tjubetéjka) sur la kapo — estas rimedo por konservi la «nacian vizaĝon», t. e. la sola rimedo kontraŭmeti al la ofensivanta grandrusa kapitalo enfermitan «sian» merkaton kun «siaj» apartaj bezonoj. La ofensivanta grandrusa kapitalo renkontas tiom fortan reziston, ke ĝi estas devigata konkiri la merkaton per la ĉirkaŭvojaj rimedoj.

Paralele kun la tuta vico de senperaj agoj el la sistemo de ofensiva naciismo (okupo de komandantaj postenoj, batalo kontraŭ la organoj de loka memadministro, kulturado de urboj kaj vilaĝoj kun grandrusa loĝantaro, batalo kontraŭ loka lernejo ktp. ktp.) ĝi altiras por kunlaborado la lokan komercan procentegistan burĝaron, transformante ĝin en la interesŝtantan aparaton inter la grandrusa kapitalo kaj uzbeka vilaĝo. En interesoj de tiu ĉi ekonomia konkirado, la grandrusa burĝaro produktas varojn, kiuj konformas al naciaj gustoj kaj bezonoj (moskva tekstila industrio produktas ŝtofojn kun turkestana desegnaĵo, estas produktataj specialaj turkestanaj te-tasoj ktp.).

Kiomgrade ambaŭ formoj de naciismo estas distingaj trajtoj ne de popolo, kiel tion volas montri burĝaj verkistoj, sed rekta respeguliĝo de klasaj interesoj de la burĝaro — tion oni povas vidi sur jena ekzemplo, en kiu la sama burĝaro efektivigas ekonomian ofensivon kontraŭ unu nacio kaj defendas sin kontraŭ ekonomia ofensivo de la alia.

Ĉi-okaze unu sama nacio posedas ambaŭ formojn de naciismo.

Juna tatara kapitalismo en sia interpuŝiĝo kun la potenca grandrusa burĝaro efektivigas rilate al ĝi politikon de enfermiĝo, celante konservi ligon kun «sia» popolo sur la bazo de unueco de la lingvo, kulturo ktp.

Sed la sama tatara burĝaro okupas, rilate al pli malforta uzbeka kapitalo, ofensivan politikon, kaj en ĝia agado oni povas trovi ĉiujn elementojn de la politiko, uzata de la grandrusa burĝaro kontraŭ la tatara.

Tatara komercisto penas okupi en Turkestano la komandantajn postenojn, venigas kun si tataran mulaon, tataran instruiston, tataran libron ktp. ktp.

La «nacia karaktero» mem, sur kiu tiom multon bazas la nacia burĝa scienco, estas rekta respegulo de la stato, en kiu estas klasaj interesoj de la burĝaro.

Tataro en rusa nacia carepoka lernejo estis karakterizata kiel malkuraĝulo, mensogulo, ktp.

En uzbeka vilaĝo tataro estis karakterizata kiel kuraĝulo, arogulo, premeganto ktp.

En ĉi difinoj plene respeguliĝas la esenco de ofensiva naciisma politiko de la grandrusa burĝaro rilate al la tataroj kaj ĉi ties defende-naciisma politiko rilate al la burĝaro grandrusa.

Kaj paralele al tio — la ofensive-naciisma politiko de la tatara burĝaro kontraŭ la uzbeka kaj la defenda pozicio de ĉi lasta kontraŭ la tatara.

Tio, kion burĝa scienco nomas nacia karaktero, estas respeguliĝo de klasaj interesoj, kiujn havas burĝaro de iu nacio, kaj de la stato, en kiu estas ĝiaj fortoj en la batalo kontraŭ burĝaro de alia nacio. En unu sama nacio povas kuniĝi du kontraŭaj «naciaj karakteroj». (Daŭrigota.)

— pàgina 8 —

Loĝigo. Por prizorgi la konvenajn loĝejojn estas necese, ke la gek-doj mendu plej eble frue la deziratan ĉambron, ĉu privatan, ĉu hotelan ktp.

Gekamaradoj! Ne prokrastu la sendon de via aliĝilo. Se vi mem ne povas veni, tamen subtenu nin per via aliĝo.

2. listo de aliĝintoj

Aŭstrio

25 K-dino Steffi Müller, Wien II, 2351 26 K-do Fiala Jos., Wien XV, — 27 „ Bergmeister, Karl, „ — 28 „ Treml, Rudolf Sollenau, 857 29 K-dino Hemel, Mizzi, Wien XVI, 1046 30 K-do Heeger, Theo, Wien XI, 1180 31 „ Krstulovitz, V., Wien XX, 28 [?] 32 „ [nelegebla], Ludwig, Wien XX, 4399 [?] 33 „ Gattyan, Martin, Wien XII, 351 34 „ Weyniger, Fritz, Wien VII, 1253

Germanio

35 K-do Bitzer, Rob., München, 1810 36 „ Goth, Hermann, Waltersdorf, 1225 37 „ Platiel, Herm., Landshut, 3020 38 „ Schlittmann, Jos, Dachau, 4160 39 „ Schlittmann, Georg, Dachau, 4159 40 „ Späth, Karl, Dachau, 4204 41 „ Gewand, Friedr., Kronshagen, 3956 42 „ Weinhold, Albert, Leipzig, 2568 43 „ Lerchner, Rich., Leipzig, 90 44 „ Barthelmess, N., Leipzig, 1768 45 „ Zimmermann, W., Ammendorf, 2002 46 „ Emmrich, Friedr., Leipzig, 37 47 „ Richter, F. C., Leipzig 125

Belgio

48 K-do Grignard, Pierre, Verviers, 1854

Francio

49 K-do Nicollet, Henry, Lyon, 771

Nederlando

50 K-do Raar, Jos., Leiden, 4205

Ĉekoslovakio

51 K-do Bauer, Franz, Gablonz, 2066 52 K-dino Bauer, Emmi, Gablonz, 2067

Donacoj por la kongreso

Berger, 3 S, Winkler, 1 S, Ort, 0,50 mk., Wolfschmitt, 0,50., Bitzer, 0,50 mk., Goth, 0,50 mk., Platiel, 0,50 mk., Schlittmann, G. k J., 1 mk., Späth, 0,50 mk., Raar, 0,97 mk., Grignard, 2 b. fr. La komitato de la V-a.

Proponoj debatotaj ĉe la Kongreso

Propono n-o I

«La kategorioj de subtenantaj kaj aspirantaj membroj estu kunfanditaj je unu kategorio: tiu de l’ subten-membroj, ĉar aspirantaj membroj ankaŭ subtenas la asocion, sed ne estas aktivaj anoj. Kategorio de subtenantaj organ-aĵoj komprenebla restas.»

(4520, 1122, 1447, Kremenĉug).

Propono n-o II

«En la sektoroj, kie la anar-nombro superas 250, estu elektata superflua D. K.-ano por ĉiu plusa kvaron-milo. Ekz. por 500 anoj = 2 D. K. anoj, — por 750 = 3 D. K.-anoj ktp.»

(la samaj).

Propono n-o III

«La voĉdoniloj por ĝenerala voĉdonado estu ĉiam dissendotaj nepre dum la unua monato post la fino de l’ kongreso. E. K. estu komisiita ellabori unu elekt-sistemon, por ke la baloto por D. K. ne daŭru tutan jaron, se ne pli ol du monatojn». (la samaj).

Propono n-o IV

„Kiam samfamiliaj SAT-anoj loĝas kune kaj vivas komune, ili ĝuas favoran tarifon. Unu el ili pagu plenan kotizon, la aliaj nur duonan tarifon. Kompense, SAT liveru por ĉiuj nur unu jarlibron.» (883, Rouen).

VARBU POR LA REKLAMA FAKO!

ELDONA FAKO

En ĉi numero vi trovas anoncon pri la unua volumo de «Biblioteko de Sennaciulo» ĵus elirinta ĉe nia kooperativa eldonejo. Necesas skizi al vi la planon de tiu nova biblioteko, ĝian originon, ideon, intencon kaj — metodon de ĝia disvastigo.

Pravigi la intencon, eldoni malgrandampleksajn volumojn en oportuna, agrabla poŝformato, kun plej diversforma enhavo, ni certe ne bezonas ĉe niaj literatur-amantaj kdoj. Ili salutos tiun intencon ĝoje kaj subtenos tiun entreprenon laŭpove. La ideo estas, respondi al la limigita aĉetpovo de niaj k-doj kaj provizi ilin per serio de malkaraj libretoj. Se ni atendus, ĝis kiam ni havus la ŝancon eldoni dikajn volumojn, ni devus konsoli niajn k-dojn, precipe tiujn, kiuj subtenis nin per aĉetado de akcioj, tre longan tempon. Por tamen montri rezultojn de ilia agado al la fervoruloj, ni senprokraste komencas efektivigi ŝatindan planon, la «Bibliotekon de Sennaciulo«.

Unue ni tute neperiode prezentos al niaj k-doj kelkajn volumetojn tre diversenhavajn. Poste, eventuale depost oktobro ĉi-jare, ni intencas tute regule ĉiumonate aperigi unu volumon. Tamen nur se estos plenumitaj kelkaj antaŭaj kondiĉoj.

La biblioteko ampleksos tri seriojn (en nia imago):

a) serio literatura b) serio soci-politika c) serio scienca (Moderna Scienco).

Alterne do ni aperigus ĉiumonate unu libreton el tiuj tri kategorioj. Hodiaŭ ni prezentas al vi unuan libreton, kiu apartenas al la serio: «Moderna Scienco». Bonvolu havigi ĝin al vi, prijuĝi ĝian valoron. La seriojn facile estos distingeblaj unu de la alia, ĉar ĉiu serio havos kovrilon de aparta koloro.

Por efektivigi nian intencon, ni alvokas la kamaradaron

fariĝi abonantoj

de nia biblioteko. Ni supozas, ke almenaŭ 500 kamaradoj sekvos nian alvokon kaj deklaros sin abonantoj de la etvoluma biblioteko je malkaraj prezoj (0,40—0,50 mk. po volumo). Definitivajn abonkondiĉojn ni hodiaŭ ne povas sciigi. Sed ĉiu povas kalkuli laŭ la citita prezo, kiom kostus serio de unu tuta jaro, dekalkulante de supra prezo ankoraŭ la 20 procentan rabaton por SAT-anoj. La abon-sumo, kiel vi vidas, estus ridinde malalta, pro tio ni esperas, ke multaj k-doj ĝis la fiksita templimo (oktobro) estos anoncintaj sin ĉe ni kiel abonontoj. Ni plifaciligos la aferon plue per tiu aranĝo, ke oni povu aboni ĉiun serion aparte, t. e. 4 volumojn ĉiujare. Abonontoj do sciigu al ni, ĉu ili deziras aboni ĉiujn tri seriojn, aŭ ĉu ili mendas tiun aŭ alian apartan serion de la eldonaĵoj.

Esperante, ke per tio nia eldon-agado multe plivigliĝos por la bono de SAT kaj de ĉiuj ĝiaj membroj, ni donas al vi tiun ĉi komunikon ĝoje kaj kun la promeso kontentigi vin per valoraj legaĵoj.

Kelkaj informoj: Ni ricevis de k-do V. K. manuskripton «Karl Marx, — Lia Vivo — Lia Verko«, kiu pro sia konciza formo prezentas atentindan laboraĵon. Ni prezentos ĝin en kadro de la «Biblioteko». Ĝi certe plaĉos al niaj k-doj. — Grandajn verkojn, kies presigon ni bedaŭrinde ne povas projekti por la proksima estonto, ofertas al ni kelkaj k-doj. Interalie k-do Ŝirjaev proponas aperigon de giganta traduko de la fama romano de L. Tolstoj: «Milito kaj Paco» (kvar volumoj!). Kvankam la traduko de tiu malnova esp-isto (de 1895) estas senriproĉa laŭ ĉiuj flankoj, ni ja ne povas plenumi nuntempe lian deziron, ĉar la eldono superus la fortojn de nia modesta kaso. Sufiĉe ampleksajn verkojn ankaŭ pretigis k-do Teterin: «Juĝa Tago» de Korolenko, kaj «Trusto D. E.» de Erenburg. Kiu el la Liter.-Fakanoj dezirus kontroli tradukon de k-do Zavada pri kooperativismo, bonvolu interrilatiĝi kun li: Adr: J. Zavada, ul. Krola Leszcynskiego 36/2., Lublin, Polio. Ni atentigas ankoraŭfoje ĉi-loke pri la ateista krestomatieto «Kontraŭ Dio», kiu pro siaj ilustraĵoj kaj la parte tre humora enhavo trovas multajn amikojn. Eldona Kooperativo de SAT

[REKLAMO p.8] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO. Ĵus aperis la unua volumo de tiu nova poŝformata biblioteko! A. Fersman. LA KEMIO DE L’ UNIVERSO. Kun antaŭparolo de la aŭtoro por la esperanta eldono. Trad. el rusa lingvo S. Rublev. Interesaj popularsciencaj studoj pri la kemiaj elementoj de la astroj, suno, planedoj, kometoj ktp., kun klara senvualigita perspektivo je estiĝo kaj pereo de mondoj. 78 paĝoj. Prezo: 0,50 mk. Bonvalutaj landoj: 1.— sv. frk. ELDONA KOOPERATIVO DE SAT, LEIPZIG

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 33, 14 de maig de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

1-a Jaro, N-o 33

APERAS SEMAJNE

  1. Majo 1925

[BILDO p.1 | 40,5,60,15] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. ene, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Balkano — erupciema vulkano

Letero el Jugoslavio

Depost la apero de la „leĝo pri ŝtatdefendo» en 1921 j. kontraŭ laboristaro trapasinta sian krucumon kaj ĉiuspecajn teruraĵojn, Jugoslavio donas ŝajnon de estingiĝinta vulkano. Samkiel ĉe aliaj reakciemaj ŝtatoj, ankaŭ ĉe ni estas praktikebla laborista (revol.) agado. Ŝtataj reakciuloj pro tio unue klopodas kiamaniere plej bone organizi ĝendarm-, polic-, militistaron kaj bone salajrigi oficiraron. Por pruvi tion, mi nur mencias la fakton ke 1/3 de ŝtata buĝeto estas elspezata por militistaro kaj verŝajne sur neniu sektoro de la terglobo estas subtenata tiomgrada soldataro. Jugoslavio donas ŝajnon de armilejo. Konsistante el 12 milionoj da loĝantoj ĝi subtenas armeon de 350—400 miloj da armitoj. Ĉu en ĉi tiu lando, sub ĉi tiu kondiĉo vivas bonstata kaj kontenta popolo? Kelkaj ne fruktodonaj kaj ŝtonozoj provincoj de Jugoslavio (nome: Dalmacio kaj Montenegro), kiuj kulturas la teron per primitiva ilaro, travivas nepriskribeblan malsategon. Ili similas al Albanio (la plej malkultura sektoro en Eŭropo). Sen ŝoseoj kaj komunikiloj. Unu ekzemplo: En la naskiĝvilaĝo de verkinto de ĉi tiu artikolo dum 4—5 lastaj jaroj regas grandskala mortado pro ftizo kaŭzita de la malsatego. La vilaĝo malgrandiĝis je 1/6 ono. Ne troigas mi la fakton, se mi asertas ke similaj vilaĝoj havantaj simplan malmolan panon sentiĝas riĉuloj. En ĉi-supraj provincoj vivas amase malsatuloj kaj ftizuloj.

Se la vilaĝanaro ankoraŭ oferas al la ŝtato tiom da laboruloj por militservo, se ĝi donas sian perlaboron je vido de diversaj impostoj, kio al ĝi restas? Malsatego. Herbaĵo de la brutaro . . .

Kio koncernas urbojn, industriaj gelaboruloj same renkontas mizeron, akompanata de la senlaboreco. Industrio malbone disvolviĝas. Kapitalo travivas sian krizon, sed certe pro tio ne pereos. Kiun plej multe tuŝas tiu krizo? Estas superflue akcenti.

Ĉu ĝenerale ekonomia vivo de Jugoslavio renoviĝas kaj pliboniĝas? Ne! Kio progresas, evoluas — estas naciecaj malamikaĵoj, kio pligravigas malbonan ekonomian kaj socian vivon. Ĉu ĉe tiuj ĉi malbonaj kondiĉoj Jugoslava popolo restas por ĉiam estingita vulkano, aŭ ĝi potence revolucie erupcios? Balkana sektoro en kies kadro troviĝas ankaŭ Jugoslavio, estas erupciema kaj erupciebla vulkano. Tiam laborista revol. historio enregistrigos ke Balkana sektoro eniriĝis sin en grandan orientan Union . . .

Ankaŭ grave estas koncepti internan burĝan politikon de Jugoslavio. Jugoslavio konsistas el tri slavaj (regantaj) gentoj: Kroataj, Serboj kaj Slovenoj: Laŭ nacieca vidpunkto ĉiu de ili havas po unu «fetiĉon». Kroatoj St. Radic’, serboj N. Paŝic’, slovenoj A. Koroŝec. Al serboj (la plej nombra gento) kiuj fakte enmanigis por si tutan politikan kaj mastruman regadon, utiliĝas centraligo de la lando. Kroatoj kaj slovenoj postulas aŭtonomion, ĉar centraligo igas ilin iuspeca kolonio.

Sed ĉi tiuj gentaj fetiĉoj nur trompas la popolon tiomgrade ke ĝi fariĝis servutulo kaj miopulo spirita. Pro tio la sennacieca vojo nur povos kuraci la popolon. Nenie tiel danĝere evidentiĝas naciecaj fetiĉoj kiel ĝuste en Jugoslavio. Ĉu ili (fetiĉoj) estas veraj batalantoj de la popolo? Ĉu ili kapablas fariĝi viktimoj? Elverŝi sian sangon, kiel miloj da laboristoj tutmondaj? Tute ne! Tion al ni pruvas kroata fetiĉo St. Radic’. Jam dum kelkaj monatoj li estas enkarcerigita flanke de la nuna serba (N. Paŝic’) reĝimo. Malliberejo al li fariĝis jam enua, kvankam li manĝas bone, dormas sur bona lito, kaj estas permesate al li legi ĵurnalojn, kaj li ĝuas aliajn komfortojn. Li hontinde forlasas kaj trompas la popolon sur la vojo al ĝia sendependeco. Pro sia individua, persona liberiĝo el la malliberejo tiu respublika popola fetiĉo fariĝas anstataŭ heroo — popola ĝibulo. Li, kiu enirigis sian popolon en la terlaboristan internacionalon en Moskvo, nun genufleksas ĉe la piedoj de reakciema reĝimo, kiun ĝis hieraŭ li surkraĉadis. Li akceptas monarkian formon kaj regadon, forlasinte respublikan ideon, kaj eĉ humile petas eniron en la registaron.

Kion diras la popolo trompata? Ĝi silentegas. La influo de ĉi tiu fetiĉo ankoraŭ postrestis. Sed ĉu la popolo ekvidos ke ĝi estas trompita? Laŭ burĝa historio ni jam povas konkludi: se li (St. Radic’) malaperos, lin anstataŭigos nova.

Sed kion mi povas konsili al tutmondaj revoluciuloj ne timantaj ĉiuspecajn teruraĵojn kaj malliberejojn — al ili forĵetintaj per sia klaskonscio ĉiuspecajn fetiĉismojn? Centobligu ni revoluciuloj nian energion en la popolo, kaj nia tago de vera homa liberiĝo plej baldaŭe estos efektivigebla!

Adriatikuloj.

[REKLAMO p.1] Reeldoniĝis dua, korektita eldono de LA KOMUNISTA MANIFESTO (Marx-Engels) Prezo 0,40 mk. (bonval. 0,60 sv. frk.)

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

El Italio

Per unu leĝo ĵus aperinta ĉiuj societoj (instruaj, sindikataj aŭ interligaj) devas liveri la liston de la anoj partoprenantaj al tiu aŭ tiu ĉi societo, (eĉ kooperativoj) al policejo. En la grandaj urboj ne, sed en la urbetoj, vilaĝoj kaj similaj, se oni eĉ parolas iom kontraŭfaŝisme, certe kaptas lin persekutoj, per dombruligoj, mortigoj aŭ duonmortigoj, bastoneg- kaj revolverfrapoj, ordono forlasi la lokon. Multaj personoj estis devigataj forkuri de naskiĝa lando por ne esti daŭre persekutataj de la faŝistoj. Multfoje la faŝistoj eĉ ordonas (per murafiŝado) ke tiu aŭ tiu ĉi persono ne rajtas loĝi en tiu aŭ tiu ĉi loko, (nek en la proksimaj lokoj) sub mortpuno. — Ĉar post la kapto de regado la faŝisma registaro malpermesis tiujn ordonojn, la ordonintoj parolas, kaj per ĵurnaloj presas ke «. . . . ĉi loke ni estas la mastrumantoj; la registaro regas nur en Romo . . .» kaj fakte okazas laŭ ilia volo. En la suprediritaj lokoj (kaj estas multegaj) eĉ la poŝtaĵojn oni kontrolas. Foje okazis ke iu estas bastonfrapita, revolverfrapita aŭ oni (la faŝistoj enlandaj) neniam okazigas tiujn fiagadojn sed ili petas tiujn de la proksima loko, kaj tiuj ĉi agas laŭ la direkto ricevita de la enlandaj kunuloj; bruligas enhejmaĵojn, ne sciigante la kialon, sed poste li ricevis leteron malfermitan, ĝi enhavis interrilaton kontraŭfaŝisman!

La proletariaro ne povas kuniĝi sen la permeso de la registaro, (aŭ ĝiaj reprezentantoj en la urboj ktp.) kaj se la intenco kontraŭregistaras, la kuniĝo certe estas malpermesata.

Se la gazetaro priskribas fiagadojn de la faŝistoj (estu ili de la burĝe vestitaj aŭ de la enarmeigitaj) okazigitaj en tiu aŭ tiu ĉi loko, tuj la urbpolicestro per siaj policanoj ordonas kapton kaj kolektiĝon de tiuj ĉi ĵurnaloj en policejo (eĉ la revuoj fakaj, sciencaj, patriemaj ktp.).

El la kontraŭfaŝisma gazetaro (eĉ la faka, scienca, ktp.), escepto ne estas farata por la humoraĵa; se ili presas konjektojn malfavore al la registaro, ili ankaŭ estas kaptitaj de la policestro.

Mia ĵurnalo nomita «Avanti», esperante Antaŭen, jam suferis 55 kaptojn (sekvestrojn) dum 4 monatoj, t. e. ekde la publikigo de koncerna leĝo ĝis hodiaŭ.

La strikoj ne estas malpermesitaj laŭleĝe, sed estas malaprobitaj perforte. — La kunvenoj, kuniĝoj kaj ĉiu alia interkonsento pri la strikoj nur povas okazi kaŝe, kaj malgrandskale, ĉar la faŝistoj perfort-agas. Eĉ la estroj (estraro) de la demokrata partio, kaj liberala partio, estas persekutataj, kaj ili mem tre malfacile povas kunveni, ĉar ĉiam ili estas sub minaco de perfortaĵoj.

Se oni parolas publike kaj laŭte kontraŭfaŝisme aŭ kritikas fiagadojn, oni riskas kaprompon, kaj la kaprompantoj agas senpune; la policistoj defendas la faŝistojn kiam ili riskas esti batitaj pro tio ke la kontraŭuloj superas ilin je forto.

Multaj societoj ĉiuspecaj lastatempe estis dissolvitaj de la registaro, pro tio ke ili agis, kaŝe aŭ malkaŝe, kontraŭ faŝisme (eĉ iuj el la „patriaj» societoj).

Kiam faŝistoj estas en juĝejo, la juĝistoj preskaŭ ĉiam ilin absolvas, eĉ kiam la krimaĵo klare distingiĝas el la debato. Kontraŭe, la proletojn ĉiam oni kondamnas multjarojn en malliberejo, eĉ se ili pruvis ke iliaj agoj nur estis por memdefendo, aŭ pruvis sian nekulpecon.

Pasintsemajne okazis komunuma elekto en urbeto nomita Sarno (lokita en provinco de granda urbo Napoli). — Faŝisma partio unuflanke, kaj aliflanke unuigitaj partioj (t. e. la liberala, demokrata, eksmilituloj, populara, kaj similaj partioj, ĉiuj patriecaj) estis interbatalantoj. Nu! dum tago de elekto multe da faŝ-grupoj tute armitaj, okupis la urbeton; ĉasigis estrojn, kontraŭpartianojn, forportis el la presejo kaj el la privataj domoj ĉiujn voĉdonilojn, kaj ĉi lastajn bruligis sur la ĉefplaco de la urbeto. — Ne nur tiamaniere ili agis sed, ĉar ankoraŭ ili timis ion, eĉ kontrolis la voĉdonantojn dum oni voĉdonis en voĉdonejo! Kaj la faŝisma partio supervenkis!! — Mia ĵurnalo «Avanti» nur raportis noteton (mallonge raportis) pri tiu elekto, kaj ne estis kaptita de la urba policestro. — La liberala ĵurnalo nomita «Corriere della Sera», esperante «Kuriero de l’ vespero», nun kontraŭfaŝisma, raportis longe kaj tute laŭfakte la agadmanieron de la faŝistoj en tiu urbeto en okazo de elekto. Nu, ĝi estis kaptita de la urba policestro, kaj ĉiujn ekzemplerojn la policistoj kolektis kaj portis en policejon.

Mi atentigas vin ke tiamaniere agis kaj agas (pli malpli same, eĉ pli fiagademe) la faŝistoj en okazo de elekto komunuma aŭ ŝtata, sed ne en la grandaj urboj pro la ĉeesto de kritikantaj eksterlandanoj en ĉi-urboj. Sed ankaŭ en ĉi-grandurboj oni minacas estraron de kontraŭpartioj, ĉiujn senescepte, oni riskas esti batita se oni algluas afiŝojn al la muroj ktp.

Entute la proletariaro estas tute disigita kaj malkuraĝigita. Kiuj estas la kulpuloj de tiu ĉi stato? Mi ne diras malveron, dirante „estas la popolgvidantoj», ĉar dum pasintaj jaroj ili agis tute ne revolucieme, kaj nun kulpigas unu la alian; t. e. ili mem malkonsentas inter si. Kaj se ili mem malkonsentas, ili la «gvidantoj» — la proletariaro kiel povas interkonsenti inter si?

El la okazintaĵoj kiujn mi menciis, certe vi povos eltiri «kiaj» estas la politik-kondiĉoj de la itala proletariaro. — Sed la faktoj suprediritaj nur estas la plej malgranda parto el la okazintaj. — Kompreneble mi ne povas daŭre priskribi aliajn.

Unuvorte, por la italproletoj politiklibereco tute forestas. —

La enarmeigita faŝismo estas blanka gardistaro de burĝaro, kaj estas ekonomie subtenata de la tuta loĝantaro, kaj estas partiana armeo.

La registaro parolas, ke nur per armiloj oni povos venki kaj forpeli ĝin. — Tio ĉar nuntempe ĝi bone scias ke en la lando ĝi estas en malplimulto. —

En Anglio oni agas «liberalece» (t. e. liberala interdiskuto inter malsampartioj). Sed la partioj estas liberaj moviĝi nur en «rondiro» de leĝoj jam starigitaj. Sed kiam la proletariaro intencas rompi kaj transiri tiun rondiron, tiam la burĝaro ĉesas esti liberala, kaj serĉas okazigi homarmadon je sia servo. (28. II. 25.)

Pri la Alkoholo

De post kelkaj semajnoj, mi ricevis plurajn leterojn de diversaj k-doj demandantaj min pri la belga leĝo kontraŭalkohola. Speciale mi respondis al tiuj k-doj. Sed opiniante ke la tuta SAT-anaro interesiĝas pri tiu temo, mi verkis tiun ĉi artikoleton por «Sennaciulo».

Pro sia intensa loĝantaro laborista, Belgio antaŭ 1914 estis unu el la landoj kie oni plej multe drinkadis, kaj la ĉefa drinkaĵo estis la alkoholo. En artikolo de Louis Bertrand, aperinta en «Senn.» n-o 3, oni parolas pri la iama mizero de la belgia laboristaro. Kaj nia majstro, Karl Marx, diris pri Belgio: «Ĝi estas la paradizo de la kapitalistaro». La ĉefa kaŭzo de tio estis la malklereco de la belgia proletariaro kaj sekve la alkoholismo, filo de la malklereco. Kiam la Socialista Partio ekbatalis en Belgio, ĝi tuj komprenis ke ĝia precipa malamiko estas la alkoholo, kiu fortiras la laboriston de la klasbatalo en la drinkejon. Sed kial forigi la alkoholon? La tasko estis pereiga, ĉar la laboristo ne ankoraŭ sufiĉe edukita ne komprenis ke la Socialista Partio kontraŭbatalante la alkoholon batalis por pli bona vivo por la proletariaro. Multaj laboristoj aniĝis al la Socialista Partio sed malgraŭ ĉio ili preferis sian brandglason. Tiu spiritostato estis preskaŭ senkuraĝiga. Senmortaj paĝoj de «Germinal» kaj de «Drinkejaĉo» de Emile Zola majstre atestas pri tiu mizero kaŭzita de la alkoholo. Post la milito, en 1919, dank’ al la universala voĉdono¹) la socialistaj deputitoj estis 70. Kaj la konservativaj partioj iom timtremis; ili akceptis la proponon de soc. ĉefo Emile Vandervelde malpermesante la vendon de alkoholo. Sed ili amendis²) tiun proponon tiusence: «estas malpermesate vendi alkoholon en drinkejoj«. Tamen la spicvendistoj rajtas vendi ĝin, sed nur per 2 litroj minimume. Malgraŭ tiu aldono, oni povas diri ke tiu leĝo estas bonega. Kaj ĝiaj rezultoj estas des pli kontentigaj.

Sed la timo de la konservativaj partioj ne daŭris; baldaŭ ili komprenis la altan sencon de tiu leĝo kaj kontraŭbatalis ĝin. La plej granda parto el tiuj propagandistoj estas certe la drinkejmastroj kaj la alkoholfabrikistoj. Ili per ĉiuj insultoj atakis la socialistajn ĉefojn. Ironie ili nomis tiun leĝon: leĝo Vandervelde. Malantaŭ sia vendotablo ili parolaĉis al siaj klientoj. «Ha! vi sentas malvarmon. Mi

  1. Voĉdono kiun partoprenas ĉiuj dudekunujaruloj.
  2. ŝanĝproponis.

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

nur havas bieron. Se ne ekzistus tiu aĉa leĝo Vandervelde, vi povus trinki glaseton da brando kiu varmigus vin. Vi havas strangajn socialistajn ĉefojn: ili kontraŭbatalas vin mem. Ili forprenas vian brandglaseton dum ili drinkas litrojn da bona vino». Efektive tiuj paroloj iom impresis la laboristaron kaj incitis ĝin kontraŭ ĝiaj ĉefoj. Sed la Socialista Partio ne ĉesis la batalon. Kaj malgraŭ la erara opinio de la laboristoj mem, ĝi ĉiamaniere zorgis pri plibonigo de la belgia laboristaro.

Jen kelkaj ciferoj kiuj sufiĉe pruvos la taŭgecon de tiu leĝo:

1913 ekzistis en Belgio 202 000 drinkejoj 1920 „ „ „ 152 200 „ 1921 „ „ „ 135 008 „ 1922 „ „ „ 120 983 „ 1923 „ „ „ 117 997 „

Kompreneble ne plu povante vendi alkoholon, la drinkejoj devas fermiĝi unu post la alia.

La du ĉefaj malliberejoj de Belgio raportas:

1) Saint Gilles.

«La unua sekvo pro la apliko de la leĝo estas la malpliiĝo konsiderinda de la malliberigitoj pro agoj, gestoj aŭ paroloj pruvantaj la perforton kaj la malmoralecon.

En la malliberejo dum 1921 estis nur 9 kondamnitoj pro ebrieco, dum en 1913 estis 75.

2) Forest.

Kondamnitoj pro ebrieco. 1912 — 659 personoj 1913 — 713 „ 1919 — 0 „

En la almozulejoj la sama rezulto atingiĝis. Dum 1913 estis 6131 personoj en almozulejoj, dum 1923 estis 1600 pers.

Certe pro tio la kontraŭalkohola leĝo ne estas la sola kaŭzo, sed la ĉefa. Jen kion diras la direktoro de Merxplas.

«Krom kelkaj esceptoj ĉiuj niaj enkarcerigitoj estis alkoholuloj. Miaopinie la leĝo de 1919 konsiderinde malpliigante la vendon de la alkoholo estas unu el la precipaj kaŭzoj de la malpliiĝo de la ebrieco kaj de vagada stato kiu estas sekvo de la alkoholismo».

La statistikoj pri la kvoto pro alkoholismo en la azilo de la Hospitalo St. Jean. (Bruselo) estas ankaŭ tre instruivaj.

Pro Alkoholismo | Pro ĉiuj kaŭzoj | % 1912 46 personoj | 260 personoj | 17,68 1913 58 „ | 276 „ | 21,01 1919 4 „ | 228 „ | 1,75 1921 17 „ | 251 „ | 6,77 1923 25 „ | 333 „ | 7,83

La reakciaj partioj ankaŭ pretekstas aliajn aferojn. Malpliigante la vendon de la alkoholo, vi pliigas la konsumadon de kokaino kaj de aliaj venenoj. Tiu preteksto estas malvera. En Belgio oni malpli konsumas kokainon nun ol dum 1919.

Léon Bergiers.

Oni ne povas subteni de tago al tago burĝan ŝtaton, sankcii per la nomo de proletaro ĝian buĝeton, permesi al ĝi kolekti fortojn, kreskigi muskolaron, eluzitan dum la lasta milito kaj samtempe aldiri: sed tuj, kiam vi — ŝtato nur ekprovos ĉi muskolaron funkciigi, ni senprokraste ekribelos. Friponeta malsaĝo de ĉi pozicio estas vere monstra. Leo Trocki. (Junio 1924).

Virino en Sovetio

Ĉie en la mondo la virino iom post iom atingas pli kaj pli favoran socian situacion, ĉiam pli kaj pli proksimiĝas al la socia rajtaro de l’ viro. Sed ne ĉie ŝi ĝin jam atingis.

En unu sola lando, en Sovet-Unio, la virino havas tute samajn rajtojn, kiel la viro. Tamen, atentante, ke cara Rusio havis kvazaŭ-feŭdan sociordon, oni ne devas atendi, ke la virino ĉiam plene eluzas sian rajtaron. Ankoraŭ granda laboro estas farota antaŭ ol ŝi efektive fariĝos vivkamaradino por la viro, ĝuanta samajn rajtojn kaj ŝarĝita per samaj devoj, kiel la lasta.

En la soveta industrio estas nun okupataj ĉirkaŭ 1 545 000 virinoj, el kiuj 607 000 estas okupataj en produktprocedoj; antaŭ du jaroj entute estis okupitaj en la industrio 1 295 000. La pligrandiĝo okazis ĉefe dank’ al vigliĝo de la teksindustrio. Tamen malgraŭ la pligrandiĝo la procento de la virinoj al la nombro de la viroj malgrandiĝis kaj nun egalas 26, atingante en kelkaj industribranĉoj pli altan ciferon, ekz. en la kudro-industrio ĝi egalas 59 %. Multaj entreprenoj pli ŝatas dungi virojn ol virinojn, la sindikatoj kontraŭbatalas tion, sed bedaŭrinde ne ĉiam plensukcese.

Unu el la plej efikaj rimedoj por pligrandigi la partoprenon de la virino en la industrio estas instruo de l’ virinoj, por ke ili fariĝu spertaj laboristinoj, ĉar pro sia antaŭa subigita situacio ili plenumis ordinare «helpan» laboron. Tiu problemo plej akre sin prezentas al la junaj laboristinoj. Dum lastaj jaroj tiurilate estas atingitaj konsiderindaj rezultoj, kaj, ekz., en la fabriklernejoj 16—25 % de la vaklokoj estas disponigataj al knabinoj. Estas interese, ke multaj knabinoj lernas por esti tornistinoj, barelistinoj k. s., sukcese plenumante sian laboron kaj tiamaniere kontraŭdirante la opinion pri nepra «delikateco» de la laboro, destinita por la virino. En la laboristaj fakultatoj 18 % estas virinoj.

Nun necesas skizi iom pri la partopreno de la virinoj en la soveta socia vivo, ĉar nur kiam la laboristino same aktive laboros en ĝi, kiel la viro, nur tiam oni povos diri, ke la virino atingis la viron kaj nur tiam estos ebla alproksimiĝo al la komunisma sociordo.

En la fabrik-komitatoj nun estas okupataj 5 250 virinoj, t. e. 18 % de la tuta nombro de la fabrik-komitatantoj. En la kultur-klerigaj kaj labor-gardaj komisionoj estas 25 %.

Iom post iom estas ankaŭ realigata la diro de Lenin: «ĉiu kuiristino devas scipovi administri la regnon». En 1924 j. virinoj en la sovetoj okupis 14,4 % de la lokoj, en 1925 j. — 18,5 %.

Eĉ en la vilaĝoj, kie la feŭda moraro pleje konserviĝis, la nombro de la vilaĝaninoj en la vilaĝaj sovetoj konstante kaj grave pligrandiĝas: en 1922 j. ili okupis 1 % de la lokoj, en 1923 j. — 2 % kaj en 1924 j. — 6 %.

Unu el la plej ĉefaj vojoj por altiri la virinon al la socia laboro estas t. n. delegataj kunvenoj de laboristinoj kaj vilaĝaninoj.

En 1923—1924 jj. al la elektado de l’ delegatinoj estis altiritaj 5 648 000 virinoj (inter ili 4 412 000 vilaĝaninoj), kiuj elektis 208 200 delegatinojn. Dum la reelekto en 1924—1925 jj. tiuj nombroj multe pligrandiĝis.

Ne estante forŝirata de sia ĉiutaga laboro, la delegatino sin edukas kaj praktike lernas la konstruadon de l’ komunismo. La delegatinaj kunvenoj estas kvazaŭ praktika lernejo de l’ komunismo. Granda procento de la delegatinoj (29 %) estas altirata jam al la senpera praktika laboro. Preskaŭ duono da delegatinoj partianiĝas.

Tamen oni devas atenti, ke la tuta vivo de l’ laboristino estas treege ĝenata de l’ vivmaniero, restinta de la antaŭrevolucia epoko. Hejma laboro ja ankoraŭ restas kaj la jam sufiĉe grandaj sukcesoj atingitaj rilate ĝian forigon estas tamen kvazaŭ «guto en maro».

Por forigi la laboron por la manĝpreparado estas funkciigataj regnaj manĝejoj. En januaro 1925 da ili laboris 200; en ili tagmanĝis 140 000 gelaboristoj, inter ili 20 000 laboristinoj. Komunaj lavejoj preskaŭ tute ne estas. Infanejoj, kie la laboristinoj-patrinoj povus restigi siajn infanojn dum la okupo per sia laboro, estas ankaŭ ankoraŭ tre malmultaj kaj, ekz., en Dona karboregiono, kie laboras 47 mil virinoj estas nur 18 infanejoj por 700 infanoj.

La situacio de l’ vilaĝanino estas ankoraŭ pli malfacila kaj ŝia sano, dank’ al la laboro ĝis la akuŝo mem kaj similaj, estas konstante minacata. Nur lastatempe estas organizataj naskdomoj, sed ilia nombro estas ankoraŭ tre malgranda kaj tre, eĉ tro ofte la vilaĝanino estas devigata akuŝi kun helpo de iu vilaĝa malsperta akuŝhelpantino en tre malhigienaj kondiĉoj.

En Rusia Kom. Partio la nombro de virinoj antaŭ nelonge egalis nur 7,8 %. La 13a Kongreso de l’ Partio decidis «plivigligi la laboron por altiro en la partion de laboristinoj». Lastatempe la nombro de virinoj en la partio preskaŭ duobliĝis.

La plej grava tasko nun estas: batali por la nova vivmaniero, liberigi la virinon de la servuteco de la hejma laboro, ĉar nur tiam la virino povos efektive ĝui sian rajtaron kaj liberecon, proklamitajn de l’ Sovetoj, nur tiam ŝi povos fariĝi vera kaj bona kamaradino por la viro.

La jam estantaj faktoj: sukcesa kresko de l’ nombro de la manĝejoj k. s., antaŭsignas, ke tiu tasko estos plenumita kaj por anstataŭi la malnovan putrantan vivmanieron, venas la nova, kondukonta al la komunismo. Geo. Teterin, Leningrado.

Ĉe interrilatoj kun SAT-administracio k. redakcio neniam forgesu aldoni vian SAT-matrikulon!

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

La fiagoj de pola reakcio

La proletaro eksterlanda jam scias ke en Polio la sejm (parlamento) transdonis al la polico la laboristan deputaton k-don Lancucki, sed verŝajne ne ĉiuj scias pri la kondamno sur kiu baziĝas la transdono. En Przemysl k-do Lancucki faris paroladon, kaj li citis artikolon el la gazeto «Robotnik» (laboristo) kiu aperas legale, ĝi estas oficiala organo de P.P.S La burĝaro vidis en la parolado danĝeron, kaj Lancucki estis kondamnita pro kontraŭŝtata ago kaj arestita. La unua detektivo kiu ĉeestis dum la parolado subskribiĝis sur la kondamno-protokolo per tri ††† ĉar li estas analfabeto. Do la eksterlanda kamaradaro povas kompreni, kiel bone la detektivo komprenis la paroladon. La atestantoj je la unua proceso rakontadis pri iaj riĉajoj kiujn ili «vidis» ĉe Lancucki hejme, kiel oraj manĝilaroj, oraj kandelingoj, persaj multvaloraj tapiŝoj ktp. Lancucki klarigis ke li fordonas la tutan havaĵon al la atestantoj, kaj li postulis ke la juĝantaro iru al lia hejmo por kontroli la veron. Memkompreneble nenia riĉajo estis trovita, kaj en la unua proceso li estis malkondamnita, sed la eksterlanda kamaradaro ne opiniu ke la afero Lancucki estas jam elĉerpita. Komenciĝos nun tuta serio da procesoj kontraŭ k-do Lancucki. La revoluciaj deputitoj en la parlamento estas kvazaŭ ŝtonegoj sur la fiburĝa vojo. La burĝaro elpensas diversajn sensencaĵojn por forpeli la maloportunajn deputitojn. Per la tuta sistemo de mensogo kaj trompo la burĝaj gazetoj elpensas ne aŭdeblajn novaĵojn, kiel ekzemple, antaŭ nelonge aperis artikolo en la burĝa figazetaro, ke la komunista deputito Stefan Królikowski estas homoseksualisto! La akuzo tia estas eksterordinara, eĉ kiam regis la carismo, tiaj novaĵoj ne estis aŭdeblaj. La tuta afero baziĝas je tio ke «ia» detektivo «aŭdis» kiel Królikowski faris homoseksualistan proponon al «iu» laboristo. La komunista partio agas kaŝe, ĉio komunista estas persekutata, plenaj la malliberejoj, ĉiutage malsat-strikoj en la malliberejo, por plibonigi la ekzistadon. La postuloj estas permesi fumadon, legadon, skribadon, promenojn ktp. La blanka teroro ekzistas en la plena vort-senco, laboristaj kunvenoj dispelitaj, eĉ se aranĝitaj de la kom. deputatoj kvankam deputato estas netuŝebla. Do la kamaradaro tutmonda juĝu mem pri la rimedoj de la pola burĝaro kontraŭ la laboristaro. Sed proksima estas jam la tempo kiam la laboristaro pola prenos en siaj propraj manoj la regadon, kaj ĉio estos pagita al la burĝaro centoble por la suferoj, malsatoj kaj torturoj de la pola laboristaro. Vivulo.

TRA LA KLASBATALO

La francaj municipalaj balotoj rezultigis plimulton de la maldekstraj, resp. mezaj partioj.

En Lille estis mortigita de faŝisto kom. kandidato por la municipalaj balotoj.

En Kiŝinev (Rumanio) estas ekzekutitaj naŭ revoluciuloj. La rumana registaro proponas al Sofio kaj Beograd, konferenci por unueca kunlaboro kontraŭ Sovet-Unio.

La edzino de Emile Zola, la konata aŭtoro, mortis 86-jara.

En la «pola koridoro» (ĉe Stargard) okazis fervoja akcidento, ĉe kiu mortis pli ol 40 personoj, inter ili juna ĉefredaktoro de la Königsberga kom. gazeto «Eĥo de l’ Oriento».

Dum 1. majo estis arestitaj en Varsovio pli ol 100 kamaradoj, inter ili multaj gejunuloj. Demonstracioj estis dispelataj de la polico.

Svisio

Plej kvieta estas tiu landeto, malgraŭ konstanta influo de alilandaj burĝaj moroj. Sed, ĉar ĉio estas relativa, estus dece diri ke la svisa proletaro dormetas, ĝis la momento kiam ĝi devige vekiĝos antaŭ la neevitebla batalo.

Antaŭ tridek jaroj la socialista partio komencis petbatalon por havigi paneron al la maljunaj laboristoj. En februaro 1920 popolpetado estis sendata al la Tutlanda Registaro. (Conseil Fédéral).

La 24an de majo nuna, la popola voĉdono diros ĉu la nacia asekuro estas kreota. En tiu okazo la tutlanda Deputitaro (Federala Kunsido) proponas al la popolo forĵeti la novan leĝon.

Ĉu la svisaj civitanoj pensas pli al la maljunuloj aŭ al la monujo, tion ni vidos baldaŭ, sed la praktikan kreiĝon de la nova asekuro ni vidos eble neniam. 150

Letero el Estonio

Post la ribelo de la 1-a de decembro la laborista movado preskaŭ neniiĝis, ĉar laŭ konforma leĝo la lab. partio, nomita la «komuna fronto de la laboristaro» (komunista partio ne estis laŭleĝa en nia lando) estis likvidita oficiale, kvankam fakte ĝi jam ne ekzistis pro tio, ke granda parto de la menciita partio estis arestita, multaj el ĝi mortigitaj, kelkaj rifuĝis Sovetion. Dank’ al la likvido de la partio nun ankaŭ la reprezentantoj de la laboristaro estas eksigitaj el la parlamento kaj la urba deputitaro, kio tute aliigis ilian konsiston. Tiel ekz. en la urba deputitaro — el 101 lokoj 36 apartenis al la komuna fronto, tiel ke kun la socialistoj ili havis 43 lokojn entute. Nun post la divido de la ekvakiĝintaj lokoj la maldekstruloj-socialistoj havas 11 lokojn, la mezuloj — laborpartio, luantoj kaj naciliberalistoj 37 l. (antaŭe 24) kaj la dekstruloj 53 (antaŭe 34). Do la maldekstruloj perdis 3/4, kaj la mezuloj kaj dekstruloj pligrandiĝis je ĉ. 50 %.

«Sukcesan laboron al ĉi tiu «vera reprezentantaro» de l’ urbo Tallinn!» SAT-ano 4227

RECENZEJO

Gazetoj

Represis artikolojn el S.: Weekly People, New-York, 4. 4., Strikoj en priv. entrepr. (S. 23), L’Humanité, Paris 23. 4., Notinda koincido (S. 23), Sunday Worker, London, 19. 4., Lab. mov. en Jap. (S. 28), Torekvés, Timisoara, 22. 3., fragm. pri Est. k. Finnl. (S. 11, 22), A Batalha, Lisboa, 9., 15., 18. aprilo, Esp. en Rusio (S. 18), Esp. en prakt. (S. 25), Opinioj pri esp. (S. 26), Sila en Silezio (S. 21), Berg. Arbeiterstimme, Solingen, 9., 16. aprilo, Malliberejo en S. (S. 25), Persek. en Loreno (S. 22).

Represo el SR.: Komm. Arb. Zeitung, Berlin, apr., Inf. frenezeco (SR. febr.).

Diversajn notojn enpresis: Sunday Worker, London, 19. 4., pri konferenco de BLES, The Daily Herald, London, 20. 4., favora art. pri esp. k. mencio de S., Le Petit Parisien, Paris, 19. 4., pri radio k. esp., Le Quotidien, Paris, 19. 4., pri radio k. esp., Eisenbahnfachschule, Berlin, 13. 4. (1. leciono de kurso), Molodoj Proletarij, Kiev, 20. 4., anonco pri Senn.

Libroj

Jarlibro 1925 de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE). 88 pĝ. Formato 13×18 cm. Prezo 0,60 mk. Eld. Novaj Tempoj, Leipzig-Co., Klemmstr. 14 pt., Germ.

Ĉi-jarlibro enhavas pli ol 2200 adresojn de esp. instruistoj. Bedaŭrinde tio estas fanfaronado! Ĉar 1) ne ĉiuj en la libro cititaj personoj estas instruistoj kaj 2) ne ĉiuj personoj konsentis pri aperigo de siaj adresoj en ĝi. Sekve oni ne tre fidinde povos uzi ĝin. Jen gravaj mankoj! Aliflanke oni povas senkulpige diri, ke oni propagandcele deziris enpresigi kiom eble multajn adresojn. Tio estas komprenebla de la vidpunkto TAGE’a, kiu volas impresi kaj varbi per la libro, sed ĉu rekomendinda? — Esperebla la nomaro tamen plenumos valorajn praktikajn servojn al la instruista esp. movado. N. B.

Korektoj por la «Proletaria Kantaro»

  1. La kanton 23: «Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni» oni originale devas kanti ne: «Ni iras kun espero», sed: «Ni iras kun esper’ —» kaj: «degelas la sufer'» — ŝangante koncernajn notojn de: ¼ la, ½ si, ¼ si al ⅛ la, ⅛ si, ½ si, ¼ paŭzo, kunligante la du okonojn per la silabo «e-es» kaj tirante longe la «per'» Analoge en la sekvantaj strofoj, sed tio ekpostulus jam tekstan ŝanĝon, kiun faru kompetentuloj.

  2. En la kanto 45 «Marŝo de anarkistoj» (paĝo 109) devas esti: — fripona la band’, ne «land'», kaj en la lasta linio de ĉi kanto devas esti: «Pro vero mortfalis —» kun forlaso de «la», ĉi tie troa silabo.

K-doj ruslingvanoj havigu al la redakcio de SR. aŭ S. kiel eble plej baldaŭ la notojn de tiu ĉi mirinde bela, impona kanto, por ke la posedantoj de l’ «Kantaro» povu kompletigi ĝin.

Ĉiulandaj kamaradoj estas petataj, praktike kontroli la korektecon tekstan kaj notan rilate al la originalo kantata kaj alsendi siajn event. rimarkojn kaj korektajojn al S., por ke la dua eldono estu ideale senriproĉa. J. Z.

— pàgina 5 —

SENNACIULO

5

Interparolo kun K-dino E. Suchardova

Oni multon diras pri la malfavora rilato al Esp-o inter komunistaj rondoj de Ĉekoslovakio. Tial, informita ke unu el delegitoj de Ĉekoslovaka Komunista Partio al la plilarĝigita Ekzekutivo de Komintern, K-dino E. Suchardova scipovas Esperanton, mi serĉis la okazon por interparoli kun ŝi tiuteme. La okazo baldaŭ prezentiĝis: veninte al la Sindikata Radiostacio por fari la ordinaran enkondukan raporton al la ĉiuvendreda esperanto-leciono, mi renkontis tie la kamaradinon kune kun nia sveda K-do Aliny, ankaŭ komunisto. Ili venis por saluti esperantlingve aŭskultantojn de radiotelefonaj esperanto-lecionoj, sed ĉi tage pro eksperimenta translacio de opero el Granda Oper-Teatro la leciono ne okazis kaj rezulte ni havis liberan horon, dediĉitan al interparolo.

Mi preparis min por intervjuo, sed la vigla kaj vere kamaradeca karaktero de k-dino Suchardova faris tiun intervjuon amika interparolo. Tial precipe malfacile estas transdoni ĝin surpaperen; ni saltis de unu temo al la alia, ĉar kamaradino ne nur rakontis, sed ŝi mem serĉis eluzi la okazon por pli detale informiĝi pri stato de nia movado en Sovetio.

La lingvaj malfacilaĵoj, kiujn spertas venanta alilandano, kaj la unuaj impresoj pri Sovetio — jen, ŝajne, estas la ĉiama deirpunkto. Tiufoje ĝi estis tia des pli, ĉar K-dino Suchardova estas blinda, kaj do ŝiaj impresoj, samkiel ankoraŭ pli gravaj por blindulo lingvaj malfacilaĵoj, estis precipe interesaj por mi kaj pri ili unue mi demandis.

— Mia nuna vizito al Soveta Rusio estas unuafoja. Veninte kiel delegitino kun konsila voĉo al la plilarĝigita Ekzekutivo de Komintern mi havis tre malmultan tempon por konatiĝi kun Moskvo. Mi ne posedas la rusan lingvon, sed nur tre malmulte komprenas ĝin, ĉar ĝi estas parenca al la ĉeĥa — tio devus tre multe malhelpi min en mia deziro konatiĝi kun via urbo kaj precipe kun ĝiaj porblindulaj institucioj, se ne la helpo de Esperanto, kiun mi lernis antaŭ kelkaj jaroj kaj kiun mi tute ne esperis praktiki en Moskvo. Do, helpata de Esperanto, mi jam sukcesis viziti Muzikan Teknikumon por blinduloj kaj 1-an Infandomon por blinda geinfanaro.

Kun granda ĝojo mi konstatis en Muzika Teknikumo, kiu ekzistas nur 2 jarojn, tre grandan progreson de lernantoj; precipe min impresis iu knabo, kiu ludis korneton — li estas ja vera virtuozo. Ankaŭ solo-kantoj kaj ĥoro estas perfektaj. Ĉar multaj lernantoj de Muzika Teknikumo studis Esperanton, mi povis paroli kun multaj el ili, pasiginte tutan horon en tiu amika konversacio.

Sed precipe min interesis la Infandomo kaj mi povis konstati, ke edukmaniero en ĝi estas pli perfekta, ol ĉe ni, en Ĉekoslovakio. Edukataj libere, viaj blindul-infanoj estas tre viglaj kaj tio estas granda kontrasto al niaj porblindulaj institucioj, kiuj estas tute fermitaj, kvazaŭ malliberejoj; en Ĉekoslovakio vi ne povas libere eniri similan infandomon, vi devas antaŭe viziti ĝian estron por ricevi enir-permeson; kaj ĉe vi la infanoj tute ne estas izolitaj de la ekstera mondo. Same mi multe miris, ke en grupo de junaj pioniroj partoprenas blinduloj kune kun viduloj — ja en nia lando oni malpermesas al blindaj infanoj kuniĝi kun la vidaj.

La rezultojn de via edukmaniero mi povis observi dum kunsido en Leninangulo, kie la blindaj infanoj konsiliĝis, ĉu oni devas prunti por legado librojn ekstere de la ĉambro. Tiu kunsido estis tute ne ordinara por mi: iu infano prezidis, aliaj vigle partoprenis en la diskutoj, kaj regis tia bona ordo, kiun mi ne povis konstati eĉ en niaj partiaj organizaĵoj.

Sed, mi devas diri sincere, la instruado de infanoj ĉe vi ne estas tiom perfekta, kiel ĉe ni — mankas necesaj teknikaj aranĝoj, disponataj teknikaj aparatoj ne sufiĉas. Mi interparolis ankaŭ kun instruistoj kaj evidentiĝis, ke por ili neniam estis organizita iu ekskurso eksterlanden — tio estas tre grava manko, ĉar interŝanĝo de sperto kun alilandaj instruistoj, precipe en blindula instruado, estas tre necesa. Ankaŭ en tiu interparolo Esperanto helpis min, kvankam mi havis nacilingvan interpretiston, sed ties tradukado ne estis tiom fidinda, kiel tiu de esperantistaj k-doj.

— Do, oni povas konkludi, ke dum tiuj tagoj Esperanto praktike kaj plene servis al vi?

— Nu jes, ja eĉ tra la stratoj min kondukis du junaj pioniroj, kiuj lernas Esperanton kaj mi sukcesis interkompreniĝi kun ili, kvankam ilia lingvoposedo estas ankoraŭ ne plene sufiĉa. Ĝenerale, veturante al Moskvo mi kredis al reganta en Ĉekoslovakio famo, ke en Rusio Esperanto estas disvastigita nur inter burĝoj, inter «nepmanoj», kaj ke inter laboristoj estas disvastigita nur Ido. Do mi estis vere surprizita, vidante ke ne estas en Moskvo idistoj, sed multaj proletariaj esperantistoj, kiuj praktikas Esperanton por klasbatalaj celoj; mi estis mirigita, konstatinte, ke en Moskvo ne Ido, sed Esperanto estas radiotelefone instruata de la Laborist-Sindikata Radiostacio, ke nome esperanta lernogazeto por laboristoj estas eldonata en la kvanto de 5000 ekzempleroj kaj la Ida tute ne aperas. Kaj mi estas kolera pro tiuj blufoj, kiuj estas disvastigataj en Ĉekoslovakio rilate la mondlingvan movadon en Sovetio. Kaj certe tiurilate sovetiaj esperantistoj ne faris ankoraŭ ĉion; vi devas plej intime ligiĝi kun ĉekoslovakaj k-doj por montri al ili la faktan disvastiĝon de Esperanto ĉe vi kaj mi estas certa, ke granda simpatio al Soveta Rusio instigos ilin pli fervore studi Esperanton por interligiĝi kun siaj sovetiaj kamaradoj.

— Mi uzos ĉiujn fortojn por konigi per nia partia gazetaro la faktan ekziston de Esperanto-movado en Sovetio, — konkludis K-dino Suchardova.

Oni povas esti certa, ke kamaradino plenumos tiun promeson, des pli ke en Moskvo ni povis konvinkiĝi pri tio, vidante ŝin elpaŝi kun esperantlingva parolado antaŭ milnombra publiko de la blindula kongreso kaj sukcese pledi por akcepto de Esperanto kiel oficiala lingvo de Tutsovetia Blindula Asocio. 1516.

Saratova Regna Fundamenta Esp-a Biblioteko

Saratova Regna Fundamenta Esperanta Biblioteko prezentas el si kolosan bibliografian valoron. Ankoraŭ dum ĝismilita tempo tutvere eksterlandaj esperantistoj nomis ĝin unu el la plej grandaj esp. bibliotekoj de la mondo. Tiam ĝi estis kolektata de la esperantisto Georgo Davidov — Saratova manufakturisto — kaj estis lia persona propraĵo.

Dum 1910 j. ĝi enhavis pli ol 2000 ekzemplerojn de diversaj titoloj, kio estis notata dum universalaj esperantaj kongresoj.

De tiam tiu ĉi biblioteko forte pligrandiĝis, ĉar ĝia plenigado daŭris konstante. Dum 1917 j. ĝi havis jam pli ol 5000 diversajn titolojn.

Post la revolucio ĝi estis naciigita, registrita kaj prenita je prizorgo de Saratova Gubpolitprosvet (Gubernia politiko-kleriga regna institucio). Sed de post la januaro 1921, pro ĝenerala malgrandigo de regna buĝeto, kiam estis likvidataj eĉ vico de fakultatoj kaj estis fermataj tutaj universitatoj, — la esperanta biblioteko estis eksigita de administra kaj financa prizorgo de Gubpolitprosveto.

En tiu ĉi malfacila momento al la biblioteko minacis pereo, ĉar nek esp. organizajo, nek sufiĉa kvanto da esperantistoj en tiu tempo restis en Saratovo.

Malgraŭ tio la esp. biblioteko ne nur ne estis disperdata, sed kontraŭe dank’ al sinoferema zorgemeco de restintaj en la urbo esperantistoj: Ananjeva El., Jimski Nik. kaj Sajapin Al., la biblioteko konserviĝis, eĉ daŭris pleniĝadi, kvankam ĝi havis nek la precizan inventaran liston, nek la decan ordon.

K-do Sajapin uzis ĉiujn penojn por tio, ke la biblioteko estu en plena konservo transportota en la alian ejon, kiam estis ricevita cirkulero de Gubispolkom (Saratova gubernia ekzekutiva komitato) pri liberigo de la okupita de ĝi magazena ejo, ĉar la lasta devis esti fordonata al komercista farmonto.

K-dino Ananjeva El. konsentis por pli bona gardado de l’libraro enloĝiĝi en la mem bibliotekejon, kaj estis devigita travivi dum la tuta jaro en la malvasta, superplenigita per libraro, polvoza ĉambreto sen hejto kaj senpage penante fari purecon kaj ordon de la libraro.

Malsato kaj malvarmo rompis ŝian sanon kaj ŝi estis devigita kuŝiĝi en malsanulejon, kie ŝi kuŝis dum kelkaj semajnoj. Por komuna ĝojo de esperantistoj la malsano bonrezulte finiĝis. Kaj kiam pri tio oni eksciis en eksterlando, tiam la holandaj kamaradoj-esperantistoj longtempe sendadis al ŝi sendaĵojn por subteno de ŝia nutrado.

Dum aŭtuno de 1922 denove organiziĝis societo esperantista, kiu prenis sub sian protekton la regnan esp. bibliotekon kaj starigis kiel bibliotekistino (sen pripago de laboro) k-dinon Narovatkina N., kiu ankaŭ estis devigita kun la samaj malfacilaĵoj travivi la vintron de 1922—23 j.j. en la malvasta ejo de l’biblioteko.

S-to Esp. povis nur malmulte hejti kaj pripagi ejon de l’biblioteko kaj komencis klopodi pere de Esp. Cent. Kom. antaŭ Sarat. Gubpolitprosvet pri repreno de ĝi sub sian protekton. Tamen kontentigi nian klopodon pro nehavo de mono por priservado [?] de la biblioteko ĝis nuna tempo Sarat. Gubpolitprosvet ne povis kaj la biblioteko restis sub

— pàgina 6 —

6

SENNACIULO

prizorgo de la Sarat. Gub. Filio de SEU, kiu organiziĝis en februaro 1923 j.

Por vintro 1923—24 kiel gardanto de la biblioteko estis instalita de Esp. Unuiĝo k-do A. Sajapin, kiu ankaŭ enloĝiĝis en tiu sama fulgita ejo, barikadita de libroŝrankoj.

Havante oficdevon de la ĝenerala sekretario de Gub. Filio de SEU kaj kiel administranto de esper. kursoj kaj de vendlibraro, k-do Sajapin certe ne havis eblon okupi sin per la ordigo de ĉiuj libroj en la biblioteko, kaj, ke ili estu pli konservitaj kaj ne disordiĝu ankoraŭ pli, li sigelis ĉiujn ŝrankojn kaj kestojn de l’biblioteko, ne atentante kontraŭdirojn de kelkaj k-doj. Des pli tio ĉi estis necesa, ke la sama malvasta ĉambreto de l’biblioteko servis kiel klubo por Saratovaj esp-istoj, kiel kursejo, kiel deponejo por vendaj esp. libroj, kaj kiel loĝejo por familio de Sajapin.

Sub sigeloj la Regna esp. biblioteko staris du vintrojn: 1923—24 kaj 1924—25 j.j. Dum la du vintroj Saratova Filio de SEU salajris la sekretarion Sajapin, kaj tiamaniere donis al li eblon pripagi kaj prihejti la bibliotekejon.

Fine dum januaro 1925, ni sukcesis altiri la atenton de Saratova registaro soveta al forjetita kaj forgesita regna propraĵo, kaj de post la 24. februaro 1925 Saratova Gubpolitprosvet komencis akceptadon kaj ordigon de ĉiuj libroj, amasiĝintaj en la esp. biblioteko.

Akceptado kaj inventarigo de la libroj estas farata de unu el la plej spertaj bibliotekaj laboristoj de Sargubpolitprosvet — k-do Alejnikov N. La libroj estas kolektitaj de ĉiuj anguloj de l’mondo, estas plej diverskarakteraj eldonoj, kaj prezentas grandan malfacilan divenon. Des pli, ke renkontiĝadas eldonoj ne nur en esperanto, sed ankaŭ pri esp. en plej diversaj lingvoj.

Ĝis nun estas akceptitaj kaj enregistritaj ĉirkaŭ 9000 ekz. Sume de Gubpolitprosveto estas akceptotaj kaj lokotaj en «Popolan Palacon» pli ol 9500 ekz.

Krom tio en la Esp. Biblioteko estis riĉaj esperantaj arĥivaj kaj muzeaj materialoj, kiuj nun venas en Gubernian Arĥivejon kaj Gub. Muzeon, kaj por ordigi kiujn laboris dum du monatoj k-do A. Sajapin kun helpo de N. Jimski.

Saratova gub. oficejo de SEU.

KRONIKO

Francio.

Lyon. La 20 marto estis malfermita duagrada kurso kiun gvidas ĉiuvendrede en la Laborborso K-do Roux kun 9 lernantoj. De la 23. marto, ĉe la sidejo, 6, rue Paul-Bert, funkcias unuagrada kurso kun 15 lernantoj gvidata de K-do Nicollet. La movado bone progresas, la gazetaro regule akceptas niajn komunikajojn eĉ esperante verkitajn.

Lyon. La V-a kongreso de Federacio Laborista de Franclingvaj Esperantistoj okazos en Lyon dum Pentekosto, ĉe la Popoldomo, 169. rue Molière. La 30-an de majo, estos organizata granda propaganda koncerto. La k-doj kiuj deziras ĉeesti la kongreson estas petataj informi k-don Marcel Roux, 90. rue Boileau. Lyon, pri tago kaj horo de alveno, pri ĉambroj, ktp. La vivkondiĉoj estas sufiĉe bonaj en Lyon kaj espereble venos multe da kongresantoj. Fremdaj samcelanoj estas kore invitataj. M. Roux.

Valence. La „Rodana Grupo» kiu unuigas Kdojn el distriktoj Drôme kaj Ardèche ĝenerale kunvenis tie la 19. aprilo. Estis 15 K-doj ĉiuj Satanoj. El raporto de l’ sekretariino, K-dino Gérin oni povas konstati ke la propagando sukcesas en tiu regiono, precipe ĉe instruistaj rondoj. Post paroladeto de k-do Roux, estis decidite ke la proksima kunveno okazos en Lyon kie estos la Federacia kongreso.

Finnlando.

Hauho. La 19. aprilo oni fondis novan esp.-societon en ĉi malgranda kampara loko. Aliĝis tuj 15 anoj, kiu estas tre bona rezulto, ĉar en la vilaĝo loĝas nur 25—30 lab. familioj.

Helsinki. En kunveno de laborista esp.-societo „Unueco» 29. marto oni decidis inter alie aranĝi festojn, tiel kolektonte vojaĝmonon por sendi reprezentanton de la societo al la kongreso de S. A. T. en Vieno.

La 19. aprilo oni aranĝis tre sukcesintan familian feston; ĉeestintoj ĉirkaŭ 50—60 personoj.

Jarkunveno de Finnlanda Laborista Esperantista Asocio okazos la 31. majo en Viipuri. Krom oficiala kunveno oni aranĝos feston kaj ekskursojn al Imatra akvofalo aŭ aliloken. La adreso de la kunvenkomitato estas: K-do H. Koivu, Vilhonk. 36, T: ruukki, Viipuri.

Sovet-Unio

Kiev. 25. marto. Gubkomo de SEU malfermis novan junsekcion, kiun estras k-do. Rejtman. La sekcio komencis laboron inter lernantoj de laborlernejoj. Akceptitaj estis poresp-aj rezolucioj en 82a k. 52a laborlernejo. Eksterl. k-doj. povas senpere skribi al gazeto „Juna Proletario» (ul. Vorovskaja 30/42, otdel. Internacionalnoj sojazi [?]). Labkoroj de gazeto „Bilŝovik» postulis raporton pri esp. post enpreso de art. pri Germanio. Ili deziras interligiĝi per esp. kun eksterl. labkoroj. 15. 4. k-dino Lisiĉnik faris rap. pri esp. en urba opera teatro. Ĉeestis ĉ. 70 p. Estis entuziasme akceptita rezolucio pri graveco de E. por artistaro k. malfermo de kursoj. I. L.

Moskvo. 1. aprilo 25. Raportoj pri Esp-o de k-doj Javoronkov kaj Aliny en fizik-kultura rondeto ĉe la klubo de Tutsovetia Intersindikata Komitato (VCSPS). 6. aprilo 1925. Dum la solena malfermo de Tutsovetia blindula kongreso delegitino de Ĉekoslovaka Komunista Partio K-dino Suchardova elpaŝis kun granda esperantlingva salutparolado, en kiu ŝi vokis sovetiajn blindulojn lerni Esperanton kaj interligiĝi per ĝi kun alilandaj blinduloj. 11. aprilo 1925 en sia ferma kunsido laŭ propono de K-dino Suchardova akceptis rezolucion, kiu diras ke, rekonante Esperanton, kiel potencan ilon por interligo kun postlimaj k-doj, la kongreso akceptas Esperanton kiel oficiala lingvo en siaj rilatoj kun eksterlando kaj komisias organizi Esperanto-sekcion ĉe Komitato de Tutsovetia Blindula Asocio, kiu devos realigi en la vivon ĉi decidon. 13. aprilo ĉe la vespero de Internacia Ruĝa Helpo en la Klubo de Ŝtata Eldonejo esperantlingvajn raportojn pri celoj kaj taskoj de IRH faris K-do L. Revo kaj K-dino E. Suchardova. La kunveno akceptis rezolucion pri kreo de rondeto por studi Esperanton kaj pri neceso utiligi Esperanton por morale, per korespondado, helpi al politikaj enkarcerigitoj de kapitalistaj landoj.

Internacia Transportlaborista Federacio kaj Esperanto

Influita de fakto, ke la alfiliigo de la Estonia Fervojista Sindikato estis farata per intertraktado eksklusive en esperanto, la Konsilantaro de Administrado de l’ Internacia Transportista Federacio decidis publikigi esperantajn lecionojn en angla, franca kaj germana lingvoj en sia monata bulteno.

La Informa Servo de la Ekstera Ministerio de Finnlando petas nin informi al la tutmonda esperantistaro, ke la Ministerio sendis al la legacioj kaj konsulejoj de Finnlando ekzemplerojn de la lukse presita, ilustrita verko „Vojaĝado en Finnlando» por senpaga disdono al la personoj kiuj interesiĝas pri Finnlando. Kun plezuro ni transsendas ĉi tiun informon en la espero, ke la esperantistoj baldaŭ elĉerpu la provizon nun aĉetitan de la Ministerio.

Esperanto-Instituto de Finnlando Kluuvikatu 7 Helsinki

Baloto pri nova Direkta Komitato

La Ekzekutiva Komisiono ricevis plurajn plendojn pro tio, ke ne ankoraŭ okazis la ĝenerala voĉdono pri nova D. K. Sed ĉu la E. K. kulpas en tio?

Unue ni diru ke malpravas ti-kiuj postulas ke voĉdono pri D. K. okazu almenaŭ 2 monatojn post la Kongreso. Tiuj k-doj certe ne bildas al si la funkciadon de iu organo kies elementoj troviĝas disaj sur ĉiuj partoj de l’ Tero. Ekz.: inter la 1a kaj 23a sektoro, la distanco estas tia, ke respondo al nia letero nin trafas preskaŭ 3 monatojn poste. La 13a kaj 14a sektoroj estas ankaŭ tre malproksime de Paris.

Tamen tiuj motivoj ne sufiĉas por klarigi la prokraston de la nuna baloto. Pli ol ses monatoj pasis depost nia unua alvoko en Sen., kaj hodiaŭ ni devas bedaŭre konstati la indiferentecon de la membroj. Ĝis nun nur 16 k-doj el 14 sektoroj deklaris sian kandidatecon por la ordinara D. K., 10 kandidatoj el 10 sektoroj por la ekstra D. K. (ĉi-sube la listo).

Tre baldaŭ la E. K. decidos pri la dato, post kiam ni ne plu akceptos kandidatojn.

Por la ordinara Direkta Komitato

1a sektoro: K-do Borrell J., Baños Viejos 5. 2. Barcelona. 2a „ K-do Nicollet Henry, 91 rue de Trion, Lyon V. 3a „ K-do Jonas Franz, Jedlersdorferplatz 33—65, Wien XXI. 3a „ K-do Stöber Otto, Humboldstr. 46, Linz a. Donau. 4a „ K-do Richter F. C., Lochmannstrasse 2 III. Leipzig-Stött. 5a „ K-do Petersen Hans, Moselstr. 18, Köln a. Rh. 6a „ K-do Muribo Martin, Bekkelagshögda, Oslo (Kristiania). 7a „ K-do Demidjuk G., Sadovaja-Triumfalnaja 11, lĝ 5. Moskvo. 8a. „ K-do Smirnov Mik., Kasatkina ul. 26. kv. 1, Kazan. 9a „ K-do Kolĉinski Viktor, Sojuz Komunalnikov, Kremenĉug. 10a „ K-do Krassovskij N., Gogolevskaja [?] 20, kv. 2. Ufa. 11a „ K-do Krjukov Maks., Gubfinotdel, Irkutsk. 14a „ K-do Fukuta, Kunitaro, Kyodo Kasai Hoken Kaisha Umedashinmichi, Osaka. 29a „ K-do Kerr, J. M., 1114 Inca St. Denver-Colo. 30a „ K-do Fröding Karl, 419 Seventh St. Rockford. Ill. 30a „ K-do Weder Theodor, 429 n. 35 th. St. New-York N. J.

Por la ekstra Direkta Komitato

1a sektoro: K-do Oliveras Joaquim, Calle Maria 9. 3. 2. Barcelona G. 2a „ K-do Roux Marcel, 90 rue Boileau, Lyon VI. 3a „ K-do Rasztoczky Daniel, Shuttlerworthstr. [?] 23. VII. II. III. Wien XXI. 4a „ K-do von der Heid, A., Dortmund. 5a „ K-do Müller, Josef, Grimmstr. 11, Köln-Ehrenfeld. 6a „ K-do Sheriff David, 110 Kirkland Str. Glasgow. 7a „ K-do Alesandro Dmitriev, Baranovskaja 28, Velikije-Luki. 8a „ K-do Lidin Iv., Teatralnaja ul. 1/35 kv. 6. Kazan. 11a „ K-do Ĥaritonov, G., 4 Sovetskaja N. 13. Irkutsk. 30a „ K-do Buchmann, Adolf, 737 Adams Avenue, Elizabeth N. J.

La Ekzekutiva Komisiono de SAT.

— pàgina 7 —

SENNACIULO

7

DISKUTEJO

Kial batalas la socialistoj?

(Opinio al artikolo de k-do E. Drezen en n-o 23).

Ni troviĝas en la epoko post la granda mondbatalo 1914—18; eĉ 6 jaroj jam pasis de tiu tempo. Ĉu la grandega ofero, kiun portis la homaro por plibonigi sian estontecon, jam alportadas siajn fruktojn?

Ni povas tute mallonge respondi: Ne!

Kaj kial tio povas esti?

Tial, ke la aranĝantoj de la homaj socirilatoj ne klopodas en la intereso de la popoloj sed nur en sia propra.

Ni estas socialistoj, — ĉu ni plenumas niajn taskojn?

Denove mallonge: Ne! Escepte la rusajn socialistojn ni nur politikas.

Kion signifas tio?

Tion, ke ni en la gvidado de la ŝtata dommastrado anstataŭ memstareco klopodas nur je la kooperado. Kune kun la kapitalistoj sub la devizo de «Evolucio» ĉar aliel, kiel kompreni la soc. dem. kaj komunistajn ministrojn, senatanojn kaj parlamentanojn?

Kaj propre kial ni batalas?

Por estigi novan, pli bonan socian ordon de la laborantoj.

Antaŭ la mondmilito nur la fabriklaboristoj estis socialistoj; la rusaj spertoj kompletigis la socialistojn per la kamparlaboristoj, kaj mi pensas, se ni volas serioze atingi nian celon, ke estas jam la tempo por kompletigi la antaŭajn du grupojn de la socialistoj per la intelektaj laboristoj.

La spertoj montras, ke la intelektuloj ofte perfidas la laboristajn interesojn.

Kiel tio povas esti?

Tiel, ke inter la intelektuloj estas multaj emaj al la reformoj, kiuj facile aliĝas al la socialistoj, sed ne same kiel la fizikaj laboristoj pro klaskonscio, sed pro simpatio.

La ekonomia situacio estas tre malbona, en tiu ĉi rilato la fundo estas por ni bone preparita. La amasoj venas al ni kaj atendas de ni, ke ni liberigu ilin de ilia malbona situacio.

Kaj nun, kio estas nia devo?

Unue instrui! Klarigi al la amaso la esencon de la socialismo. Mi ne pensas je akademiaj prezentadoj, nur je simplaj preparadoj laŭ la aŭskultantoj. Ĉiu devus poste fari ekzamenon antaŭ la aliĝo al la socialistoj kaj devus konfesi pri klaskonscio. Ĉar tio ne sufiĉas, ke iu estas laboristo, la malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj ne preparas ankaŭ la cerbon por la konvena ago. Do unue ni devas instrui buŝe, instrui per gazetoj, instrui per libroj.

Due niaj organizaĵoj devas pli profunde zorgi pri laboro por la senlaboruloj.

La preparita amaso poste bezonas bonajn gvidantojn. La gvidantoj devas esti karakteraj, alte edukitaj kaj tre laboremaj, devas esti altruistoj kaj devas pensi kolektive. Nur tiuj povas esti gvidantoj, kiuj povas esti tiaj jam nun, kia estos tiu societo kiun ili volas konstrui.

Kaj ĉu ni ne renkontiĝas ofte inter la intelektuloj kun tiaj homoj kiuj posedas tiujn ĉi ecojn, — nur la klaskonscio mankas al ili? Tial ni devas iri ankaŭ inter la intelektulojn kaj ne nur inter la laboristojn, kaj ni devas klarigi al ili la socialismon. Ĉar laŭ mia opinio, tiu ne pensas serioze pri la estonteco de la socialismo, kiu forlasas la intelektajn laboristojn. Malgraŭ tio, ke inter la fizikaj laboristoj estas ofte alte edukitaj unuoj, ili neniam estos kapablaj tuj transpreni la nunan komplikitan administracion kaj en ĝi tuj fari konvene tiajn ŝanĝojn kiajn postulos la tiama estanteco. Mi pensas, ke mi ne estas malmodesta per tiu ĉi aserto, ĉar mi parolas post la spertoj de la hungara komuno, kaj ankaŭ nun mi estas en tia lando kiu konstante batalas kun la malfacilecoj de la komenco.

Ni devas SAT-anoj duoble pripensi tiun ĉi aferon, ĉar nia agadkampo disvastiĝas tra la tuta mondo, tial ni bezonas ju pli multon da kiel eble plej edukitaj, fidindaj, bone preparitaj socialistoj, por ke ĉe la komenco de nia socia ordo kie ajn ni povu helpi al la komencantoj. SAT-ano 1934

[BILDO p.7 | 62,41,87,49] Desegnaĵo: traktoro tiranta plugilon sur kampo, kun du homoj sur la maŝino; sube kampa pejzaĝo.

Skizoj pri nacia kaj kolonia problemo

G. Brojdo (Fino)

Eĉ pli, en unu sama nacio, en daŭro de certa tempo-spaco, povas montriĝi du «naciaj karakteroj». Ni opservu polojn. La pola burĝaro, sub premego de multe pli forta ofensivanta grandrusa kapitalo, organizis furiozan reziston, ĝis ribelo por sendependeco k. t. p.

Paralele al ŝanĝiĝoj en interrilato de la fortoj, la pola burĝaro okupis pozicion de defenda naciismo kaj adaptiĝismo, kiomgrade la grandrusa kapitalo estis organizanta la mastruman dependecon al si de pola burĝaro, kiomgrade la burĝaro pola komencis utiligi la rusan merkaton, precipe ĝiajn landekstremojn (Siberion — per Lodza manufakturo) k. t. p.

La Versajla paco ŝanĝis la interrilaton de fortoj inter Polio kaj Germanio unuflanke, kaj interrilatojn inter Polio kaj Francio, helpanta al ĝi, — aliflanke.

La pola burĝaro rapide transiras sur la relojn de ofensiva naciismo preparanta ĝian militon kontraŭ Germanio kaj Soveta Unuiĝo.

En tiu ĉi batalo inter burĝaro de du nacioj, politiko de burĝaro de premegata nacio, ĝia defenda naciismo, en procedo de la batalo, ĉe certa interrilato de batalantaj fortoj, transformiĝas en sian kontraŭaĵon. La defenda naciismo, kiu sin esprimas en konservado pro io ajn de «sia nacia vizaĝo», aperas kiel defenda asimiliĝismo ĉe la burĝaro, venanta en procedo de ĉi batalo al klasa malespero.

Kontraŭ la sistemo de premegado kaj senrajteco ĝi elmetas la direkton de la plej rapida asimiliĝo kun la nacio premeganta.

Anstataŭ energie konservi «sian nacian vizaĝon» ĝi predikas plenan rezignon de ĝi.

Tiel aperis simila fluo ĉe hebrea burĝaro, premegata de grandrusa kaj pola burĝaro.

Ĝi esprimiĝis ne en bojkotado de grandrusa kulturo, sed en la energia ĝia perceptado, en ortodoksiĝo, rezigno je «sia nacio» ĝis trapenetriĝo per antisemitismo por plena kontakto kun la grandrusa kapitalo.

En Buĥario, inter la vicoj de komerca kapitalo, oni povis konstati la ambaŭ tendencojn de la defenda naciismo.

Unu tendenco — batali per enfermiteco, per bojkoto kontraŭ la ofensivinta grandrusa kapitalo, unuiĝi kun Afganistano, Anglio por batali kontraŭ Rusio kaj por konservi pro io ajn sian, kvankam formortantan, nacian kulturon, siajn morojn, foriĝecon, enfermitecon.

La alia tendenco de l’ burĝaro — rekoni tion, ke la buĥara kapitalo ne venkos la grandrusan.

Ĉi tendenco defendis unuiĝon kun la grandrusa kapitalo, asimiliĝon, novan eŭropan lernejon, sendadon de siaj infanoj en Moskvon por lerni, surtuton kontraŭ ĥalato, rusan brandon kontraŭ namaz (mahometana preĝo) rusan konstruajon kaj meblon ktp., ktp.

Tia asimiliĝo estas sendispute unu el la formoj de defenda naciismo de la burĝaro kiu estas venkata de la pli forta alinacia burĝaro dum la ekonomia batalo.

Fine en la historio de batalado inter diversaj naciaj burĝaj grupoj, oni povas konstati la formon de utopia naciismo.

Kiam la fort-interrilato de la batalantaj, konkurantaj grupiĝoj venigas unu el ili ĝis la stato de klasa malesperiĝo, do paralele kun la tendencoj de la defenda asimiliĝismo estas kreataj diversaj utopiaj planoj pri forlaso de la ekonomiaj pozicioj, konkiritaj de alia burĝaro, pri transloĝiĝo en alian landon, pri kreo de nova agadkampo, pri la nova „sia» ŝtato.

Tipa ekzemplo de simila tendenco estas la sionismo.

Ĝi konsistas el la plano krei hebrean ŝtaton en Palestino, «patrio» (preskaŭ 2000 jarojn antaŭe) de hebreoj. Ĉi tendenco en sia klasa bazo estas ideologio de la burĝaro, penanta krei «sian» industrion, «sian» merkaton, bazitan sur „sia» laborforto, sur „sia» krudaĵo.

Tiu ĉi ideologio respegulas la klasan malesperiĝon de hebrea burĝaro, forigita de la potencaj konkurantoj — grandrusa, pola, amerika ktp. kapitalo, — el ĉiuj aŭ el la ĉefaj ekonomiaj pozicioj.

Tia estas la komplika sistemo de la naciismo. Konforme al la interrilato de la fortoj en la batalo kontraŭ siaj konkurantoj, la burĝaro uzas jen tiun, jen alian formon de naciismo (ofensiva naciismo, ŝovinismo defenda, asimilismo aktiva aŭ pasiva, nacieca utopiismo), sed ĉiuj ili respegulas klasajn interesojn de la burĝaro, organizanta sian merkaton kaj per la nacieca propagando nebuliganta la klasajn kontraŭdirojn, malklariganta la klaskonscion de l’ proletaro. Elrusigis P. Jakovlev

— pàgina 8 —

8

SENNACIULO

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Ĉekoslovakio.

— K-do Ernst Weber, Grünwald, N-o 51 ap. Gablonz, dez. koresp. L, PI, k. ĉ. l., ĉiam resp.

Finnlando.

— K-do Leo Romppainen, Mikkeli, deziras koresp. pri ŝako, L, PI, PM, fot-ajojn.

Francio.

— Gelernantoj dez. koresp. pri komunismo kaj soc. temoj. Adr.: Gaillaguet Emile, 13, rue Eugène Barbier, Courbevoie, (Seine).

Germanio.

— Kiu ludas ŝakon kontraŭ mi? Adr.: Walter Richter, Am Schweizerwald, 5, Mittweida i. S. Certe resp.

— K-do Willi Agde, Nordstr. 5, Limbach i. S., dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PI, bfl k. ĉ. l.

— «Laborista-Esperanto-Grupo Libereco», Gastejo «Kanone» en Seifhennersdorf i. S. dez. koresp. pri ĉ. temoj L, PI, k. ĉ. l. Respondo estas nepre certigata.

— K-do August Hertlein, Pumpwerkstr. 54, Mannheim, interŝ. tradukajetojn kun perfektiĝemuloj.

— K-do Karl Kämpfe, Forststr. 28, Rabenstein i. S., dez. koresp. pri lab. movado, L, PK, PI, k. ĉ. l.

— K-do Alfred Knüpfer, Hauptstr. 75, Steinpleis b. Werdau i. S., dez. koresp. pri lab. k. politik. movadoj, k. ĉ. l.

— K-do Fritz Palm, Klingenstr. 107, Solingen, pri politiko, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l., certe resp.

— K-do Hermann Palm, Schaberg, 10, Solingen, pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. L, PK, ĉiam resp.

— K-do Fritz Bosinger, Brühlerstr. 71, Solingen, papili-kolektantoj el ĉ. l. sendu viajn adr. por interŝanĝi. Certe resp.

— Kelkaj gelernantoj dez. koresp. k. ĉ. l. Skribu al K-dino Else Wengenroth, Cäcilienstrasse 12, Solingen.

— K-do Alfred Polster, Dresdenerstr. 8a, Oschatz, dez. koresp. pri socialismo kaj socialisma junularmovado k. ĉ. l.

— ESPERANTISTA LABORISTO, 1. jaro (1920) n-o 1—11 (Dec. 20) aĉetas 1810 Robert E. Bitzer, München, (Germ.) Hesseloher Strasse 11/2.

Hungario.

— K-do Király Stefano, Ullöi-u. 35, Pestszentlörincz, dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.

Jugoslavio.

K-do Stefano Ĉaklec, Dolmandova ul. 10, Split, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. nepre resp.

Litovio.

— K-do Pagiraitis, Rokiŝkis, ricevis multajn pk. el ĉiuj landoj, inter ili multaj estis nelegeblaj kaj mankis adresoj, tial li petas k-dojn skribi tre legeble kaj enskribi ilian adreson, por ke li povu respondi.

Polio.

— F-ino E. Rozenblat (instruistino), Archidjakonska 9, Lublin, volas koresp. kun ĉiul. gesamideanoj pri div. temoj. Precipe pri arto.

Sovet-Unio.

— K-dino Anna Krjukova, Ĉajkovski-str. 67, kv. 21, Leningrad k. ĉ. l. pri gardo de laboro, nur kun seriozuloj.

— «15. Grupo de ŝtataj Kursoj de Esperanto», str. de Lenin, 32, 23, Kiev, pri div. temoj k. ĉ. l.

— K-dino V. St. Ivanova, Bolŝaja Oĥta, Goruŝeĉnaja, str. 14, kv. 1, Leningrad, deziras koresp. pri produktiveco de tramojtrafiko, salajro, labortempo, tekniko de biletvendado, kontrolo k. kalkulo.

— K-do Modesto Urban, Ĵdanovka 13, «Avioteĥnikum», Leningrad, literatur-teatr-kaj aliaj temoj, serioze, L, PI, k. ĉ. l.

— Grupo de Esperantistoj dez. koresp. pri ĉ. temoj. Respondo nepre garantiata. Adr.: Moskvo, Puŝeĉnaja, 17, Kamvolni Trest, Kultkomisiono por Esperanto.

— K-dino Soskina Aleksandro, Mal. Pesoĉnaja, 16, Serdobsk, Sarat. gub. PI, esp.-ajoj k. ĉ. l.

— K-dino Volkova Antonino, Moskovski per. 17, Serdobsk, Sarat. gub. PI, esp-ajoj, k. ĉ. l.

— K-do Muĥin P. D., Pravlenie Maslo-Tresta, Stalingrad, pri div. temoj, precipe kun amatoroj de velsporto.

— K-do Paviĉ Nikolaj, Krugly, per, 8, loĝ. 3-a, Minsk, dez. koresp. pri div. temoj eksklusive kun ekstereŭropanoj, PI, PK.

— K-do Kirjuŝin Paŭlo, 1. Dolgobrodskaja, 54, Minsk, dez. koresp. pri lab.-esp. movado, metodoj de esp. lernado ktp. precipe kun ekstereŭropanoj, PI, PK, k. ĉ. l.

— Lernantoj de Esperanto-kursoj, Poŝta Kesto, 82, Rostov s/D. deziras koresp. k. ĉ l. Respondo nepra.

— K-do Bokarev E., Poŝta Kesto, 82, Rostov s/D. pri lingvaj, studentaj kaj kom.-junulaj temoj, k. ĉ. l.

— Esperantaj rondetoj (pioniraj k. komunist-junularaj) ĉe lernejo «Iskra» dez. koresp. kun kom. infanaj kaj junularaj grupoj de Francio kaj Germanio. Adr.: P. Ŝuŝerin, Moskva gub. lernejo «Iskra» Voskresensk.

— K-dino Larĉenko E. P., 1-a Grajdanskaja, 11, Moskvo, pri instruado de manlaboro al blinduloj. Ĉiam respondas.

— K-dino Klimova M. A., Mal. Bronnaja, 15, kv. 41, Moskvo, pri edukado de blinduloj. Ĉiam akurate respondas.

— K-do Kuzin Bazilo, Narkomzem Uzb SSR, Taŝkent, pri div. temoj k. ĉ. l. L, PI. bfl

AĈETU AKCIOJN!

Amuza anguleto

La laboristo, veninta hejmen post laciga laboro, ofte ne ŝatas legi seriozajn artikolojn, eĉ tiujn, kiuj tuŝas la plej gravajn problemojn de lia vivo. Lia kapo postulas ripozon, li bezonas distriĝon kaj li volonte faras ion ŝercan kaj facilan, kio efikas refreŝige kaj viglige al lia cerbo kaj korpo.

Konsiderante tiun ĉi naturan postulon, «Sennaciulo» de tempo al tempo intencas presi «Amuzan anguleton» kun humorversetoj, karikaturoj, anekdotoj, ŝaradoj ktp. Ĉiuokaze tiu ĉi intenco dependas de la taŭga materialo, kiun oni sendu al la redakcio.

Problemo n-o 1

Antikva riĉul’ Manĝinte kontentas. Returne vi legu: La samon li sentas.

B. Breslau.

Problemo n-o 2

skkk loNssooo

Baron el Trovis.

Problemo n-o 3

1 — cifero, 2 — pronomo, 3 — birdo aŭ manĝilo. Tuto — kreskaĵo aŭ direkto.

Nik Nek.

Ĉi-supraj 3 problemoj estis presitaj en 1919 en unu gazeto esperantista, kiu ne plu estis reaperinta. Tial ili restis sen solvo. Ĉu neniu solvos ilin ankaŭ nun? La ĝustaj solvoj estos presitaj en sekvonta n-o de «S-ulo».

[REKLAMO p.8] LA NOVA BROŜURO! LA KEMIO DE L’ UNIVERSO. Prof. A. Fersman. Prezo: 0.50 mk. (1.— sv. frk.) ADMINISTRACIO DE SAT.

[REKLAMO p.8] Post kelkaj tagoj eliros MAJA KAJERO de SENNACIECA REVUO. LITERATURO – SCIENCO – PEDAGOGIO. Monata organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĉiu kamarado legu la multenhavajn, plaĉe prezentatajn kajerojn de nia unuakvalita literaturscienca revuo. K-doj instruistoj, ĉerpu vian materialon el tiu gazeto! Mendojn akceptas Administracio de SAT Leipzig.

[REKLAMO p.8] Niĵni-Novgoroda Filio de Sovetlanda Esperantista Unuiĝo. Polevaja, 35, kv. 19, NIĴNI-NOVGOROD (Sovet-Unio) serĉas por siaj membroj kaj kursanoj gekorespondantojn el ĉiuj landoj pri diversaj temoj. Ankaŭ kolektive korespondos kun organizaĵoj kaj individuaj k-doj pri sociaj temoj. La filio deziras ricevi interŝanĝe je soveta esp-a literaturo «SR» n-o 9 (28) majo 1922, ĉiujn n-rojn de «Esperantista Laboristo».

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Núm. 34, 21 de maig de 1925

Facsímil: escaneig a Internet Archive

El número, sencer

— pàgina 1 —

SENNACIULO

1-a Jaro, N-o 34

APERAS SAT SEMAJNE

  1. Majo 1925

[BILDO p.1 | 5,5,90,30] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj «S.A.T.» supre, la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» en kadro kaj la granda titolo «SENNACIULO» per ornamaj literoj.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktoro: N. BARTHELMESS Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX

Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

La ordono de diplomataro estis plenumita

«Hindion kaj Egipton rabas la anglaj imperiistoj; la milionoj da laboruloj de Tunizio, Maroko, Senegalo, Sudano kaj Kongo mortadas sub la premo de la franca kapitalistaro; la loĝantoj de Java-insulo estas sklavoj de la nederlanda burĝaro, sed ĉiuj imperiistoj: la anglaj, la francaj, la usonaj, la italaj, la germanaj, deziras regi nian landon, volas sklavigi nin, kaj niajn infanojn . . .»

Ĉi vortojn diris en 1916-j. la patro de la ĉinia revolucio, la gvidanto de la rabata ĉina popolo — Sun-Jat-Sen. Kaj ĉi-vortoj estas tute veraj. La seninterrompaj, senfortigaj internaj militoj, la ne-esprimebla mizero de milionaj masoj de la ĉina popolo, la teruraj epidemioj, la mortado de dek- kaj centmiloj da homoj, la elmigrado de ĉinoj al najbaraj landoj, la amasaj mortigoj de jusnaskitaj infanoj — ĉion-ĉi kaŭzis la eŭropa kaj usona kapitalistaro, por kiu gravas, ke Ĉinio ne estu forta kaj memstara ŝtato, kiun oni ne povus rabi senpune kaj senfine. Kaj necesas diri, ke la memstara ĉinia ŝtato ne ekzistas, ke ĉiuj estraraj fakoj de Ĉinio, kiel ajn oni ilin nomu, dependas de l’ reprezentantoj de Anglio, Usono, Francio, Italio k. a., kiuj loĝas en la, tiel nomata, diplomata kvartalo de Pekino, el kie ili diktas sian volon.

Trans la limon de la diplomata kvartalo neniu ĉina laboristo, kamparano, aŭ soldato rajtas paŝi. Tiu el ili, kiu kuraĝas malobei la ekzistantan ordonon, estas plej terure batpunata.

En ĉi-loko, en la eŭropa diplomata kvartalo, al la eŭropaj komercistoj, spekulistoj, al la ĉiu-specaj burĝaj aventuristoj, oni donas mandatojn, por ĉiu-maniera rabado kaj perforto super milionoj da ĉinia laborularo.

Ĉi-tien, en la diplomatan kvartalon, alveturas ĉiniaj estroj por aŭskulti ordonojn de la ĉio-pova diplomataro, kaj ĉi-tien oni invitas ĉiniajn generalojn, al kiuj oni donas monon por daŭrigi la intercivitanan militon.

Oni povus montri milojn da faktoj, atestantaj, ke la sorton de Ĉinio kaj la vivon de ĉinia laborularo regas la ambasadoroj de la imperiistaj landoj. Sed por tio oni bezonas eĉ ne unu libron, kaj tial ĉi-tie ni rakontos nur unu fakton: pri tio, kiel antaŭ nelonge, laŭ ordono de la diplomata korpuso, estis

Mortpafitaj 800 soldatoj.

Tagon post tago oni rabas Ĉinion. La civitanaj militoj, komencataj laŭ la volo de l’ eŭropa kaj usona burĝaro, frapas ĉiam pli kaj pli la mastrumadon de l’ lando. Ĉinio estas ŝtato de mizeruloj. Malgraŭ tio la registaro devas havi grandan konstantan armeon. La soldatoj ricevas de la registaro tute etan salajron, kaj ankaŭ po eta porcio da rizo ĉiutage.

Sed depost septembro 1924, la ĉinia registaro tute ne povis pagi al la soldatoj, eĉ po 7 spesdekoj (ĉirkaŭ 7 kop. laŭ rusa valuto), kaj ĉe la fino de la jaro oni ĉesigis doni eĉ iliajn rizajn porciojn. Nur la oficiroj ricevadis salajron kaj nutraĵon.

Malgraŭ tio, sub minaco de karceroj kaj mortpafoj, oni postulis de l’ soldatoj, ke ili partoprenu ĉiujn militokupojn, gardservu, kaj plenumu la tutan soldatlaboron.

En la kazernoj komenciĝis malsanoj. Sur pedikplenaj, malkovritaj bretoj kuŝis la skorbutmalsanaj soldatoj.

La plendoj kaj petoj de la soldatoj ne helpis.

La sepan tagon, la malsatiĝintaj, ekscititaj soldatoj eliris el la kazernoj kaj venis bazaron. Tie ili sin turnis al nutraĵ-vendistoj kun la jena peto:

— Ni servas al vi, sed jam la sepan tagon oni ne donas por ni la nutraĵon. Do helpu. . . .

Responde, la vendistoj komencis fermi siajn butikojn kaj vendotendojn, kaj la eŭropaj komercistoj ekkuris la diplomatan kvartalon.

Tiam la soldatoj komencis la rekvizadon de pano, viando, rizo . . . La multaj, ne forirante de la butikoj, komencis ŝiri per dentoj viandon, kaj manĝi ne kuiritan rizon.

Post duonhoro en la bazaro aperis la oficiroj, enĉefe kun komandanto de unu el la regimentoj. La komandanto kunvokis la soldatojn, kaj deklaris, ke se oni tuj revenos la kazernojn, neniu el ili estos punita, kaj krome la komandanto promesis renovigi depost la sekvanta tago la disdonadon de nutraĵporcioj.

Ĉirkaŭ 1000 soldatoj, fidante al la komandanto, revenis la kazernojn. Tie ilin tuj oni senarmigis kaj enkatenigis.

Dum la sama tempo en la Usona ambasadorejo okazis la kunsido de la diplomata korpuso. Pri kio do interkonsiliĝis kaj

kion decidis la diplomatoj?

Ili decidis mortpafi ĉiujn ĉinajn soldatojn partoprenintajn la rekvizadon, ĉar «pro ili» «malprofitis» la eŭropaj komercistoj.

Kaj dum ĉi-nokto ĉirkaŭ 1000 soldatojn oni metis en ŝarĝvagonojn; parto el ili sufokiĝis pro nekredebla malvasteco en la vagonoj (kiuj estis plenfermitaj), kaj

— pàgina 2 —

2 SENNACIULO

ĉirkaŭ 800 soldatoj estis mortpafitaj en urbo Kalgan, kuŝanta 110 mejlojn de Pekino.

La ordono de la diplomataro estis plenumita . . .


Por la ĉinaj laboruloj ne ekzistas pli malamataj vortoj ol la «diplomata korpuso», «la diplomata kvartalo», aŭ «la eŭropa Pekino».

Sed tiel nur estis. Nun tio-ĉi iome ŝanĝiĝis. Kvankam la ĉina popolo, kiel antaŭe, malamas la diplomatan kvartalon, tamen tie, en ĉi-kvartalo, estas anguleto, kiu flame esperigas la milionojn da koroj, pri kiu kun ega amo pensas rabataj kaj turmentataj amasoj de la ĉina popolo.

Tie, en ĉi-anguleto, flirtas la ruĝa flago.

Tie estas la ambasadorejo de Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, sola kaj potenca amiko de ĉiuj sklavigitaj popoloj.

El gaz. «Transbajkala laboristo» trad. K. Fade.

NOVAĴOJ EL BRITIO

Homafiŝoj

Komencas ribeli eĉ tiuj subpremitaj homoj kiuj portas reklamilojn. Tia laboro antaŭlonge postulis nur, ke la laboristoj portu du tabulojn, unu antaŭe kaj la alian malantaŭe; sed nun ĉiam pli peza iĝas la laboro. Oni vidas, krom la du tabuloj, aliajn tabulojn super la kapo tenitajn ĉe tiu pozicio per fortaj stangoj; kaj nokte la malfeliĉaj portantoj devas montri ankaŭ lumaĵojn, por ke la strat-marŝantoj ne maltrafu iujn vortojn sur la afiŝoj. Sed . . . ne sufiĉis la ekspluatado kontraŭ la portantoj . . . ili devis nevole partopreni filmfotojn ricevante nenian pagon el la profito kiun faris la entreprenistoj per la fotoj. Do, finfine, «turnis sin la vermoj». Ili antaŭnelonge sin organizis en Meti-Sindikato por pli bone batali kontraŭ la ekspluatantoj. Lastan fojon, kiam mi faris demandojn ĉe la oficejo kie lokas la Sindikato, oni sciigis min, ke la laboristoj postulis gravan altigon de salajroj kaj atendas respondon post tri semajnoj.

Post Francio — Britio

Ĉu niaj Knab-Portistoj de la Eastern Telegraph Company (Orienta Telegrafa Kompanio) legis pri la sukceso de la francaj knaboj de sama metio? Iel ajn, ili strikis la 14. aprilo, demandante pliigon de salajro po 10 /— en semajno kaj plirangiĝon anstataŭ kiel nun senelireja dejoro. La striko finiĝis la 21. aprilo: kvankam la strikantoj ne ricevas tujan altigon de salajro, la kompanio pripensos la tutan demandon pri dungado de komisiistoj cele de aliigo de kondiĉoj, speciale pri nedungado de knaboj pli ol 17 jaraĝaj kaj pri pli facila oportuno por ricevi post kelkaj jaroj endomajn oficojn.

Senlaboruloj

La nombro de personoj registritaj kiel ne-dungitaj je aprilo 13., estis 1,204,800; t. e. 38 447 pli ol en antaŭa semajno, kaj 165, 613 pli ol antaŭ 1 jaro. Sed Profesoro Hewins (Hjuins), en memorandumo por Empire Development Union (Unuiĝo por Disvolviĝo de l’Imperio) diras, ke la oficiala cifero tute ne estas mezurilo taŭga, ke ĝi reprezentas malpli ol duonon de la personoj kiuj ricevas ŝtatan subvencion; ke ĉi-tiu stato de senlaboreco daŭros, kaj ke ni neniam plue regajnos superecon kiel industria lando. Jen senkaŝa eldiro de konservativulo.

Profit-Partoprenantoj

«Kavaliro» Alfred Mond, Liberalulo en nuna Parlamento, bezonas leĝon kiu devigas industriajn entrepenistojn „dividi» kun laboristoj la profitojn de la entrepreno. Li ne sugestas per kia proporcio tio okazus, sed ni povas iom diveni tion, legante la ciferojn en Raporto Jara de Lever, Fratoj. La bilanco je kredito de profit- kaj perdo-konto estas £ 5 476 166. El tio, £ 250 000 estas transdonataj en rezerv-kazon, £ 55 312 iĝas bilanco por proksima jaro, kaj, el la £ 4 951 266 kiuj restas, la granda aro de laboristoj ricevas £ 219 588, malpli ol 22 onon de la tuta sumo, kaj la restaĵon prenas ne-laborintaj akciuloj. La lerta «Kavaliro» opinias, ke grand-skala profit-dividado haltigus la «Ruĝan Danĝeron;» sed ĉu li ne forgesas, ke la malbonegaj ruĝuloj postulas, ke la laboristoj ricevu la tutan rezulton de sia laboro?

Milito kaj Paco

S.-ro Charles Higham (Ĉarls Hajam) parolante ĉe Reklamado-Klubo, plendis, ke la mondo peliĝas al alia milito, ke la kulpo estas sur flanko de la registaroj kiuj uzas la talentojn de reklamistaj geviroj por celo de milito, sed ne volas uzi tiujn samajn ecojn por helpi daŭrigi pacon. Tamen, ĉu la kaŭzo ne estas ĉar la popoloj ne deziras militon, do, la registaroj devas uzi ĉiujn rimedojn por popularigi ĝin? En Daily Herald proksime de tiu eldiro de S.-ro C. Higham, mi legis, ke la farmistoj de Saskaĉeŭan (Kanado) senpacienciĝas pri la registaro de Otava, kiu estas sub influo de la fervojistaj kompanioj kiuj kunpremas la farmistojn en gorĝo. La farmistoj devas forsendi sian tritikon per la haveno St. Lawrence (Sent Loranc) anstataŭ per tiu de Port Nelson, ĉar la Kolonia registaro rifuzas kompletigi la Fervojon Hudson Bay (Hadsan Be). Dum milito, kiam temis ĉefe pri tuja havigo al Britio de tritiko, oni komencis febre konstrui la fervojon kaj havenon, elspezis tiucele 20 000 000 dolarojn, kaj kompletigis la fervojon krom la lastaj 90 mejloj al la haveno: tiam okazis militĉesigo kaj ankaŭ ĉesigo de laboro ĉe la vervojo; do, tiuj 90 mejloj de ne-farita fervojo baras la mallongan vojon al la tritik-sendantoj, kiuj devas sendi ĝin laŭ 2000 mejloj antaŭ ol ĝi atingas la maron. Eble post la proksima milito la farmistoj ricevos la necesan helpon!

Laŭleĝa ribelo

Vojaĝintoj per Londona Subtera Fervojaro hieraŭ rimarkis, ke okazis granda malfrueco de la vagonaroj, kiu pliiĝis en la lastaj horoj de la tago. La kaŭzo estas, ke la kompanio elprenis 150 gardistojn, do, ties kamaradoj, por protesti, laboras rigore laŭ leĝaro postulita de la kompanioj kaj Ministro de Industrio. Teorie, la leĝoj devus esti obeataj, sed la laboristoj kiuj pli bone konas kondiĉojn ol tiuj kiuj sidas en oficejoj, neniam atentis la regulojn, obeo al kiuj necesigus multe pli da laborantoj en la fervojo. Ankaŭ eble ni vidos subitan respekton por leĝoj ĉe la Granda Okcidenta Fervojo de Anglio, ĉar ties kompanio minacas pri forsendo de fervojistoj, kaj jam kelkiuj el ili sugestas kiel rimedon Laboron laŭ reguloj, ĉar tio necesigus eĉ pli da laboristoj anstataŭ malpli. E. K. L.

La enmigrado en Francio

Jam antaŭ 1924 estis en Francio pluraj milionoj da eksterlandaj laboristoj, plejparte dungitaj de la milito.

La jaro 1924 alportis al ni novan eksterlandan laboristaron. Jen la oficialaj nombroj:

Belgoj . . . . . . 34 714 Hispanoj . . . . . 14 982 Italoj . . . . . . 97 577 Portugaloj . . . . 14 206 Poloj . . . . . . 38 048 Ĉekoslovakoj . . . 10 090 Rusoj . . . . . . 4 139 Alilandanoj . . . . 25 609 Sume . . . . . 239 365

Tiuj nombroj temas nur pri la laboristoj registritaj ĉe la policoficejoj. Preskaŭ sama kvanto estas neregistrita.

Nia sennacieca spirito malebligus malbenon de tiu enmigrado, se ĝi ne estus frukto de kapitalisma varbado. Ĉar la enlandanoj ekvidas sian sklavecon kaj minacas kontraŭstari la subpremon, la mastroj dungas eksterlandanojn, per allogaj promesoj, por unue malplialtigi la salajrojn, kaj due nuligi la efikojn de enlanda movado, eĉ kontraŭbatali ĝin. Mi laste sciis de Adriatikulo, ke en Jugoslavio fivarbistoj promesas al laboristoj salajrojn de 40 ĝis 60 frankoj potage, en Francio! Pura mensogo, ĉar tie tre malmulte da tre lertaj laboristoj ricevas pli ol 30 frankojn, pli ol duono de la franca laboristaro ricevas malpli ol 20 frankojn, iuj en kamparaj urbetoj kelkfoje devas vivi per 8—10 frankoj potage!

Allogitaj per tiaj promesoj, multaj alilandanoj forlasas sian landon por iri al riĉeco en Francio. Sed tuj post sia alveno, ili ekspertas la trompadon. Anstataŭ 40 frankoj, ili plejofte ricevas 14—16, eĉ 18 frankojn, kies plejparton ili lasas al la mastro, kiel pago ĉu de dormejo, ĉu de manĝaĵoj, ĉar la mastroj havas por ili dormejon kaj kooperativon. — La dormejo similas tiun de militkaptitoj, t. e. ligna barako, kie ili devas dormi 50—60-ope, sur aĉaj litoj, kaj la nutraĵoj ne pli valoras ol tiu de soldatoj dum milito. Plie, la eksterlandanoj nenion rajtas civite, ili estas kvazaŭ dombestoj. Ili estas zorge spionataj

— pàgina 3 —

SENNACIULO 3

de aparta polica fako, kaj se iu el ili ŝajnas revoluciema, eĉ ete, li tuj estas forpelita, sen ia atento pri lia familio aŭ monstato. Okaze de komunista persekutado, antaŭ du monatoj, pli ol 200 eksterlandanoj estis tuj forpelitaj, kaj ĉe la landlimo liveritaj al sialandaj ĝendarmoj. Komencis tie persekutado kaj turmentado. — Sed faŝistojn oni ne forpelas! — — —

Konsekvence, alilandaj kamaradoj, alveturu Francion nur se vi kapablas laŭvole labori kaj vivi, neniam akceptu la mensogajn proponojn de tiuj varbistoj, aliel vi baldaŭ bedaŭrus vian troan kredemon: anstataŭ feliĉon, vi nur spertus mizeron, eĉ persekutadon se vi ne estas silentemaj. Sklaveco estis leĝe malpermesita, sed fakte ĝi ankoraŭ daŭras, kaj oni povas vidi, en burĝaj gazetoj anoncojn por «laborkarno». — Atentu, kaj ne estu viktimoj de tiuj fiuloj! Edo — 883.

Kiel ornamas germana revolucia proletario siajn loĝejojn¹)

De Landova-Stichova

Loĝejoj de l’ germana revolucia proletario estas malriĉaj, malgrandaj, — ĉu en subtegmento aŭ kel-etaĝo. La proverba pureco kaj ordemeco de l’ germanaj hejmmastrinoj donas al tiuj malriĉaj hejmoj tiun agrablan ĉarmon de l’ familia nesto kiu en memoro varmigas ĝis malfrua aĝo, se ne estas tiu ĉi nesto tro plenigita kaj venigita en ĉiaman mizeron. Ĝojige min surprizis nekompromisema revolucia ornamado de l’ plej granda parto el tiuj hejmoj kie mi dum tempo de mia migrado estis gasto. Lenin, Luxemburg, Liebknecht mankas nenie, iliaj bildoj en diversaj formoj estas ĉirkaŭplektitaj per dornaj rondgirlandoj, alie per floroj aŭ funebra krepo. Mantukoj kaj diversaj kovraĵoj, ankaŭ kurtenoj estas broditaj per ruĝaj steloj kaj sovetaj insignoj. Ĉe unu k-dino mi vidis sub vazarujo alpendigita bele kaŭterizitan teleron kun devizo «Heil Moskau» kaj alie en hejmo de teksisto tablotukon sur tablo kun enteksitaj revoluciaj devizoj. Ili diris al mi ke tiun ĉi tablotukon la patro teksis mem kaj ke oni ĝin nur metas sur tablon dum festotagoj. El tiuj hejmoj oni ne nur eljetis burĝan stilon kaj sanktajn bildojn, la vereco kaj profunda revolucia konvinko estas dokumentita ankaŭ en la elekto de l’ libroj. Tiuj estas la konsolo, fiero kaj la fonto de l’ persista revolucia volo, la karaktero de l’ k-doj kaj k-dinoj. Bibliotekon, ĉu el bretoj memfaritan aŭ akiritan per depagoj aŭ hazarde malmultekoste aĉetitan, ĉiu posedas, kaj se venas severa tempo de l’ mizero kaj oni vendas iom post iom kiel eble ĉion, la biblioteko estas ĝis la lasta tempo ŝirmata kaj devas esti tute malesperiga stato, se devigas al vendo de l’ libroj kaj fine de biblioteko. Sed tio estas jam vere malĝojiga supro de l’ mizero, — kaj se rakontas k-dinoj pri tiaj tempoj, larmiĝas la okuloj ne nur al ili ankaŭ al tiuj kiuj aŭskultas tian historion, ĝi estas ĉefe egala-griza laciga kaj povas malpacigi kaj malĝojigi nur koron home senteman, al batalo entuziasmigi nur tiun kiu havas sanan kapablon pri rajto kaj justeco. Kaj tiel denove kaj denove meze de germanaj k-dinoj mi volas laŭtege ekkrii en la tutan per naciismo fanatikigitan mondon: Faru distingojn! Ne intermiksu honestan revolucian germanan proletarion kun kapitalista kaj imperialista bando kiun havas ĉiu nacio; vi ne devas plu starigi nacion kontraŭ nacion, sed klason kontraŭ klason, tio estas laborantan kontraŭ ekspluatantan klason! Kaj tiel sur vojo tra revoluciteritorio en Germanio firmigis mi mian malnovan firman konvinkon ke socialismo kaj malebligo de l’ milito efektiviĝos. Sed ni devos subteni proletarion de l’ «malamika» nacio, oni devos unu la alian ekkoni kaj frate doni la manon, kaj oni devas stari fundamente kaj nekompromiseme ankaŭ en la bagatelaĵoj de l’ ĉiutaga vivo, kiel mi vidis en malriĉaj hejmoj de l’ germana klaskonscia revolucia proletario.

Laŭ ĉeĥa gazeto «Socialista» trad. G. L. (696).

Kiel prezentiĝas municipaj balotoj en Francio

Kvankam en Francio municipaj konsilantaroj havas nur tre malgrandan prerogativon, municipaj balotoj kiuj okazis la 3. majo, prezentas gravan okazintaĵon ĉar ili pro la nunaj krizaj cirkonstancoj altiĝas ĝis alteco de politika signifo.

Jam de kelkaj semajnoj ĉefministro Herriot troviĝanta antaŭ la abismo de la franca ŝtata ŝuldo, komprenis ke nur depreno el kapitalo permesus kelktempe daŭrigi la vivon de la putriĝanta reĝimo; sed franca burĝaro ne konsentis solvon pere de demokrata rimedo, ĝi ŝajnas alpreni kiel maksimo «Ĉion aŭ nenion»; ĉe la senato ĝi faligis ministraron. Plimulto de la Parlamento, kiu sekvis al Herriot, sekvas nun al Painlevé, alia demokrata parlamentano, kvankam tiu-ĉi forĵetis deprenon el kapitalo. Spite alestado de la lerta financisto Caillaux ĉe ministrejo de financoj, financa situacio de l’ franca ŝtato povas nur pligraviĝi: ĉu Caillaux mem baldaŭ ekvidos kiel nura rimedo deprenon el kapitalo, kaj tiam burĝaro lin faligos, — ĉu li ankoraŭ pli multe postulos el laboristaro, kaj tiam laborista klaso ekribelos: Tia estas la dilemo, el kiu dekstra aŭ maldekstra regantaro neniel povas eliri.

Akra batalado okazis; afiŝoj, flugfolioj, ĵurnaloj, konferencoj, eĉ revolverpafadoj senĉese sinsekvis. Eĉ malgrandaj urbetoj kie ĝis nun ekzistis nur unu aŭ du burĝaj listoj da kandidatoj, havis ĉi-foje kvar, eĉ kvin listojn, inter kiuj liston de revoluciuloj. Jam hodiaŭ¹) ni povas diri ke revolucia periodo tute ne estas finita.

Robert Soudant.

Batalo inter komunistoj kaj faŝistoj en Parizo

La 23. aprilo, la sango fluis en Parizo, okaze de privoĉdonada kunveno. La kunveno estis sufiĉe trankvila, sed post la eliro, faŝista trupo parade marŝis sur la strato provokanta kaj armita per bastonoj. Kolizio okazis kun laborista aro kaj 4 faŝistoj estis mortigitaj — 2 komunistojn oni arestis. Ni devas diri ke antaŭ la kunveno la ĉambro estis jam okupata de proksimume 300 faŝistoj armitaj per bastonoj kaj kielmilite organizitaj per batalionoj kaj obeantaj je ordonoj de siaj ĉefoj, kvazaŭ ili estus soldatoj. Tiu agmaniero tre kolerigis la lab. ĉeestantojn, kaj oni ne devas miri ke batalo okazis.

Cetere la mortigitaj faŝistoj ne ĉeestis la kunvenon, sed ili venis el alia faŝista kunveno okazinta ĉe la alia flanko de Parizo. Ĝis nun, la burĝa gazetaro, kaj la faŝistoj diris ke tiuj iliaj anoj estis alvokitaj per telefono, kaj ili kvazaŭ asertas ke la komunistoj mem alvokis la faŝistojn de la alia kunveno por ilin altiri en mortembuskon. La komunistoj tion neas vigle. La faŝistoj asertas ankaŭ, ke siaj anoj estis nearmitaj; tamen «L’ Humanité» publikigis fotografaĵon de armiloj kaptitaj ĉe la faŝistoj mem dum la batalado. La afero do ŝajnas klara: la popolo estis provokata kaj sin defendis²). Ru 835

TRA LA KLASBATALO

  1. majo la nova prezidanto de Germanio, Hindenburg, eniris Berlinon, bone ŝirmata de policaj regimentoj. La komunistoj faris kontraŭdemonstraciojn.

En kelkaj regionoj de Ĉinio regas malsatmortado pro manko de provizoj.

En Hamburg enkarcerigitaj polit. kaptitoj (el Oktobra ribelo) komencis malsatstrikon denovan pro malbona traktado.

En Bulgario la t. n. iniciatoroj de l’ eksplodo en la katedralo de Sofio estas mortkondamnitaj. (Parto el ili ne ĉeestas.)

La postbalotoj en Francio por la municipaloj plifirmigis la superecon de la maldekstraj respublikanaj partioj. Komunistoj ankaŭ gajnis mandatojn.

  1. skribita antaŭ la baloto. — Red.

  2. Diskutado okazis pri tio ĉe la parlamento. Oni traserĉis la loĝejojn de kelkaj komgvidantoj.

VARBU NOVAJN ABONANTOJN!

  1. Tiu ĉi priskribo de konata ĉeĥa socialistino povos elvoki malĝustan bildon ĉe kelkiuj. Ŝajnas, kvazaŭ la belaj brilaj koloroj de l’ ruĝaj ornamaĵoj «subaĉetis» la animon de l’ k-dino, tiamaniere ke ŝi nur sciis pentri al ni la luman flankon de l’ medalo. Tamen la multajn ombrajn flankojn, la grandan negativon, donantan la akran kontraston, ni nepre ne devas perdi el okuloj, legante tiun ĉi «ruĝ-orname» dekoritan skizon. Aliel tutcerte formiĝus malĝusta impreso. Red.

— pàgina 4 —

4 SENNACIULO

Nova germana imperialismo

La 26. aprilo, okazis la 2. balotiro pro la elekto de la regna prezidanto. Montriĝis jena rezultato:

  1. Hindenburg (kandidato de regna bloko) 14 639 000 voĉoj
  2. Marx (kandidato de popola bloko) 13 753 000 voĉoj
  3. Thälmann (kandidato de kompartio) 1 932 000 voĉoj.

Kion diras al ni ĉi tiuj ciferoj? La elekto de Hindenburg kiel prezidanto de la germana respubliko evidente montras

[BILDO p.4 | 12,27,40,65] Karikatura desegnaĵo de Hindenburg: dika maljuna militisto kun lipharoj, en uniformo kun ordenoj kaj altaj botoj, tenanta sabron, starante en parada pozo.

al la proletaro la monarkistan danĝeron, la feran volon de la kapitalistoj, per ĉiuj rimedoj malebligi la disfalon de ilia putriĝinta sociordo. Hindenburg, la amasbuĉisto de la mondmilito, la nuntempe laŭdata «Savanto» (resp. Savonto), pro la akcepto de la ofico signifas la diktaturon de la peza industrio kontraŭ laboristaro kaj la pruvon por emo al novaj imperialistaj aventuroj eksteren.

Ekestiĝas la danĝero, ke la nova imperialismo aktive partoprenos je la militplanoj de la iamaj «malamikoj» atakonte Sovetion. Tiel statas nuntempe la situacio en Germanio, kaŭzita per la indulgemo de la laboristaro, kiu hezitis preni la tutan potencon ekonomian kaj politikan dum novembro 1918. La 9. novembro 1918 ili batalis kontraŭ Hindenburg kaj burĝaro, hodiaŭ la 26. aprilo tiuj revenas, renoviginte sian potencon per longjaraj sangbataloj kontraŭ la laboristoj.

Sur la kampo de la longjara koalicipolitiko ili sukcesis. Esperu ni, ke la laboristoj lernos el tiu evoluo, ke potencon ili nur povas akiri per klasbatalo, neniam per voĉdoniloj, kaj principe neante ĉiun ajn koalicion bun burĝoj. Oni ne nutru serpenton ĉe propra mamo. Voko.

VIVKOSTOJ EN POLIO

Sube presita preztabeleto montras la vivnecesaĵajn prezojn en julio 1924, kiam estis enkondukita nova pola valuto (zlotoj), kaj la nuntempajn kompare.

Por montri, kiel longe oni devas labori por ĉiu nutraĵo ktp., mi fiksis la mezan tagsalajron je 4,80 zlotoj. Ĉi-cifero estas eble iom pli granda ol la fakta mezsalajro, ĉar kvankam estas opaj laboruloj salajrataj je 10—15 zlotoj, tamen la plimulto de la kvalifikitaj laboristoj perlaboras de 5—7 zlotoj, la nekvalifikitaj de 2,50—4 zlotoj.

La donitaj ciferoj estas precizaj kaj koncernas la orientan Malgrandpolion (iam: Orienta Galicio).

Estas rimarkinde, ke la 1-an de majo estas plialtigita la fervoja tarifo je 25 proc. ĝis 30 proc. Post ĉi-signo de la «sanigo financa» en Polio estos atendenda plua plikariĝo de ĉiuj vivnecesaĵoj.

PREZTABELETO

Speco unuo Prezoj en zlot. Julio 1924 Aprilo 1925 pli-aŭ malaltiĝo en proc. perlaborante 4,8 zl. potage oni devas labori: semajnojn tagojn horojn minutojn
blanka pano 1 kg. 0.50 0.60 + 20 1 —
tritika faruno „ 0.55 0.75 + 36 1 15
terpomoj „ 0.08 0.10 + 25 — 10
bovaĵo „ 2.00 1.50 — 25 2 30
porkaĵo „ 2.40 1.80 — 25 3 —
kolbaso „ 3.60 3.00 — 20 5 —
porklardo „ 2.60 1.90 — 27 3 10
fazeoloj „ 0.50 0.45 — 10 — 45
rizo „ 0.65 0.90 + 38 1 30
butero „ 4.50 6.40 + 44 2 40
marmelado „ 1.60 1.80 + 13 3 —
sukero „ 1.10 1.20 + 9 2 —
kafo „ 4.00 6.00 + 50 1 2 —
teo „ 16.00 16.00 — 3 2 40
salo „ 0.28 0.35 + 25 — 35
ovo 1 p. 0.08 0.08 — — 8
brulligno 100 kg 3.20 4.00 + 25 6 40
petrolo 1 l 0.27 0.32 + 19 — 32
flava sapo 1 kg 1.20 1.60 + 33 2 40
biero 1 l 0.72 0.80 + 11 1 20
karbo 100 kg 6.00 1 2 —
cigaredoj (mezkvalitaj) 10 p. 0.30—0.50 — 30—50
1 gazeto — 0.15 — 15
leterafranko enlanda 1 0.15 — 15
„ eksterl. 1 0.30 — 30
1 tramveturo — 0.20 — 20
fervoja veturo po 10 km 0.40 — 40
loĝejluo (1—3 ĉambroj) po-monate 20—40.00 4 ĝis 8 1 2 20 40
virvestaĵo ordinara, konfekcia 1 80—100 2 ĝis 3 4 2 5 6 20 40
virvestaĵo, bona, laŭ mezuro 1 180 6 1 4 —
viraj ŝuoj, bonaj bovidledaj 1 paro 28 5 6 40

Kortegano.

«Mizero de la laboristaro en Rusio»

La presservo de la Internacia Laborista Asocio («Berlina Internacio» anarĥo-sindikatista), kies kongreso okazis en Amsterdamo kaj diskutis interalie la problemon pri la mondlingvo, en N-ro 4 de sia esperantlingva bulteno enhavas inter diversaj informoj artikoletojn pri «mizero de la laboristaro en Rusio.»

La artikoleto rakontas, laŭ materialo ĉerpita el la ĉefa rusa sindikatarorgano «Trud» (Laboro), pri malbona stato de laboristoj en kelkaj lokoj de Rusio — Ivanovo-Voznesensk, Vjaznikovo (Vladimir-gubernio) kaj Makejevka (Donec-regiono). Tie — jen mankas lavovazoj, sapo, ventumado, manĝoĉambro aŭ vestoŝrankoj en katunfabrikoj; jen en teksfabrikoj estas tro multa vaporo tiel, ke la malsekaj transmisiaj rimenoj ofte glitas de la radoj kaj estas disŝirataj la ŝtofoj; jen iuloke for-estas eĉ unu malsanulejo tiel, ke la malsanuloj devas esti transportataj en la 17 ĝis 20 kilometrojn malproksiman urbon kaj ofte ili devas restadi en la plej malsanigaj malpuraj kondiĉoj; jen estas terura spacomanko, ofte ne ekzistas fornoj por kuiri la manĝaĵon, kiu estas donata en naŭza medio tiel, ke tiu, kiu ne kunportis propran ujon, li simple lasas verŝi la kaĉon en la ĉapon aŭ laborkitelon (!) . . .

El tiu ĉi materialo la bulteno de I. L. A. faras konkludon, ke la fanfaronado pri la komunisma paradizo por la laboristoj en

— pàgina 5 —

SENNACIULO

5

Rusio estas mensogo, kontraŭe — ĝi estas por ili infero, kvankam Eldorado (orlando) por la kapitalistoj de ĉiuj landoj (?!)

Ni neniel volas refuti la suprecititajn faktojn, pri kiuj la ĉeforgano de la rusaj sindikatoj mem plendas kaj anoncas; tio estas absoluta vero, ke en multaj lokoj, eĉ ĉie en Sovet-Rusio tre ofte oni povas observi la plej negativajn okazojn. Sed fari konkludon, similan al la supra, oni povus nur, se tio estus rezultaĵo de la mastrumado komunista, kaj ne objektivaj cirkonstancoj de tiu mastrumado.

Oni forgesas, ke antaŭ la revolucio Rusio estis unu el la plej postrestintaj, malplej kulturaj inter la Eŭropaj landoj. Ĝi estis lando duonazia, duonbarbara, longatempe administrata de malsaĝa absolutisma carregistaro; kaj post ties forigo kaj post plurjara imperimilita kaj revolucibatala ĥaoso la tuta nekomparebla antaŭa malkulturo kaj malordo restis kiel malbenita heredaĵo de la malnova mondo por la nova generacio, kreanta estontan pli bonan vivon.

Oni forgesas, ke la laborista registaro sur ĉiu centimetro de sia vojo al la reorganizo de la tuta socio, al la konstruado de la nova ordo renkontas amasegojn da embarasoj pure teknikaj, t. e. devenantaj nure el la malnova malkultureco kaj mizereco de la popolo. Plene evidentas, ke la sistemo de la sovetadministrado neniel povas esti konsiderata tie ĉi kiel kulpo pri tio, kio efektive estas ne-pardonebla kulpo de la malnova antaŭrevolucia reĝimo.

Kontraŭe — oni povas per faktoj pruvi, ke nome nur la sovetsistemo, nur la laboristar-registaro ĉiel ebligas, helpas, akcelas, zorgas, penas, ke la vivo de la laboristoj estu pli kaj pli bonigata (kiom tio estas ebla inter la objektivaj cirkonstancoj).

Estas ridinde diri, ke en teknike mizera lando la laboristoj vivu en pompa perfekta komforto. Certe ne — eĉ en ideala komunismo. La komunismo (en malvasta koncepto) starigas nur socian justecon, ne pli, kvankam verdire ĝi ankaŭ efektivigas novajn perspektivojn por la materia bonstato.

Ekzemple, oni povas citi jenan rimarkindan fakton.

En la sama Ivanovo-Voznesensk, grava industria punkto de Rusio, — kies malbonaĵoj estis notitaj en la bulteno de I. L. A., — ĵus (la 29-an de marto) okazis solena inaŭguro de la unua en Rusio pro sia giganta amplekso laborista fabrikkuirejo. Ĝi estas por Rusio afero, kiun oni neniel povis imagi antaŭe. Muntita laŭ la plej lastaj inventoj de la tekniko, funkcianta per elektro kaj vaporo, kun meĥanikaj laboriloj, kun multaj filioj-manĝejoj en la tuta urbo (provizataj per akurataj termos-kaldronoj, kiuj plene konservas la temperaturon de la nutraĵo), en perfekta pureco, bone provizita — kiom tiu fabrikkuirejo estas malproksima de la kutima por la malnova Rusio kaĉo en ĉapo!

Ne estas fanfarono la konigo de tiu ĉi fakto. Ĝi nur montras unu malgrandan detalon el tiu grandioza batalo kontraŭ la malnova mizero, kontraŭ la antaŭa malordo, kontraŭ la ĉiama mallumo, ankoraŭ restantaj herede ĝis nun, — el tiu grandioza batalo kaj laboro, kiu nun estas efektivigata en la „komunista» Rusio.

N. Vladimirović.

[BILDO p.5 | 34,17,60,47] Gravuraĵo: internaĵo de granda fabrika kuirejo kun laboristoj ĉe kaldronoj kaj maŝinoj, tuboj kaj kurtenoj supre, pakaĵoj kaj kestoj antaŭe.

DIVERSAĴOJ

PRI SCIENCISTOJ KAJ INTELIGENTULOJ EN SOVETIO, PRI PARTISTATUTO DE BOLŜEVIKOJ KAJ PRI NIA VIDPUNKTO AL LINGVAJ PROBLEMOJ

Mi utiligas proteston de pacemaj redaktoroj de kazanja «Esperanto hejme„ (kontraŭ mia prilingva artikolo en n-o 14a de Sennaciulo) por rakonti al Satpubliko pri titolita temo kaj tiel ĝustigi opinion pri celoj de niaj lingvaj studoj.

Scienco kaj sciencistoj en Sovetio estas ĉiel akcelataj kaj subtenataj, se ili servas estanton de Sovetio, ne estinton. En Leningrad ili loĝas en palacoj de estinta caro. En mia Irkutsk (geografia mezo de Azio) Universitato kaj loĝejoj de profesoroj lokiĝas en plej bonaj domoj de l’ urbo (palaco de estinta guberniestro princo). Rektoro de nia universitato estas ĉiama ano de supera gubernia estrarejo. Diversspecaj specialistoj en Sovetio estas distinge salajrataj. Do scienco kaj sciencistoj estas bone flegataj en Sovetio, laŭ la rimedoj, kiuj tamen (post milito kaj granda Revolucio) ne povas esti luksaj kompreneble. Kiel rilatas bolŝevikoj (komunistoj) al tiel nomataj «inteligentuloj»?

Jen kion tekstas pri ĉi- temo § 7 de partistatuto de bolŝevikoj:

Antaŭ fariĝi membro de RKP estas provataj

  1. laboristoj kaj ruĝarmeanoj (devenintaj de laboristoj kaj de vilaĝanoj) dum 6 monatoj,

  2. vilaĝanoj kaj metiistoj dum unu jaro,

  3. ceteraj (do oficistoj, tiel nomataj inteligentuloj ktp.) dum du jaroj.

La lasta kategorio (do inteligentuloj) krom tio bezonas 5 rekomendantojn, kiuj devas esti membroj de l’ partio ne malpli ol dum kvin jaroj ĉiu.

La du unuaj kategorioj (laboristoj, vilaĝanoj, metiistoj) bezonas nur tri rekomendantojn, kiuj devas esti partianoj ne malpli ol dum tri jaroj.

Do inteligentuloj, oficistoj ktp. ne ĝuas konfidon de l’ partio. Oni povas figurmaniere diri, ke bolŝevikoj «pelas» ilin de partio (sed ne el partio ĉar partio sen inteligentuloj taŭgas por nenio).

Vi vidas, ke la samaj homoj, kiuj metis siajn sciencistojn en carajn palacojn, estas tre suspektemaj rilate al ĉiuj inteligentuloj Kial? Nur tial, ke inteligentuloj estas psikologie ligitaj kun malnova sociordo, kiu ilin edukis kaj kiun ili priservis — pro la[?] servoj ili estis privilegiitaj kaj distinge salajritaj[?]. Idoj instinkte emas al tiu patrino, kiun[?] ili suĉas. Kaj la instinkto kreas respondan psikologion. Ja estas konata fakto ke inteligentuloj malemis al Sovetoj kaj strikis kontraŭ ili. Ili instigis kaj pravigis militon kontraŭ meza Eŭropo, poste ili instigis okcidentan Eŭropon kontraŭ Sovetio. Kaj kiam malsukcesis forkuris eksterlanden. Multaj rusaj sciencistoj, verkistoj kaj artistoj ĝis nun vagas tra la mondo kaj siblas pri Sovetio. La esceptoj estis same maloftaj kiel blankaj korvoj. Nun inteligentuloj paciĝis kun Sovetoj kaj laboras kun ili konkorde. Oni ne devas ilin kondamni por ĉiam ĉar iliajn konduton kaj emojn gvidis intereso, kiu estas plej granda potenco de l’ mondo kaj ekster ilia volo. Rusa kompartio ĝin bone komprenis kaj difinis sian rilaton al ĉi-tavolo de socio jam antaŭ Revolucio. Ĝi povis fiaski, se ĝi cedus al ĉi-tavolo en plej kriza momento de l’ batalo. Interese estas noti, ke ĝuste ĉi-demando disigis bolŝevikojn kaj menĵŝevikojn en Partikongreso de 1903 jaro. — Sciencistoj same estas inteligentuloj, kiuj servas al estanto. Sed interesoj de estanto kontraŭdiras al estonto (laŭ la bone konata formulo de Marks). Tial estontanoj neniam kaj neniel povas esti oficialuloj. Kolumbo, Marks, Lenin, Zamenhof kun oficialaj diplomoj estus vera absurdo! Tial nenion komprenis en Revolucio ti-kiuj penas konkordi ĝin kun malvarmigaj edifoj kaj admonoj de oficiala scienco. Ĉi konkordo por nia estonto estus same senrezulta kiel senfrukta koito de kastrito.

Vivo de lingvo estas ligita kun vivo de homsocio. Reformoj en lingvo paralelas kaj samvaloras kun reformoj en socio. Sed vi bone scias, ke oficiala scienco ekster kritiko neniam okupis sin nek pri socialismo, nek pri speciale interesa por ni lingvo internacia. Do nenion atendu de «instruituloj». Nia Satdemando kaj lingvoproblemo povas esti solvitaj nur „per niaj propraj manoj», kiel estas dirite en nia himno.

Maksim Krjukov.

— pàgina 6 —

SENNACIULO

6

For la partiecan fanatikecon!

En n-o 27 de «Sennaciulo» plendas administracio pri nesufiĉa plinombriĝo de membroj kaj abonantoj. Por forigi ĉi tiun malsanon necesas esplori la kaŭzon. Ĉu ĝi ne estas: La troa «unuflankeco» de Redakcio kaj kunlaborantoj, la skribmaniera tendenco ktp.

Ni estas proletoj, ĉie kaj ĉiam ekspluatataj. Nenia kapitalisto pagas salajron laŭ nia partianeco. Komunistoj, socialistoj, anarkistoj kaj kiel ĉiuj ceteraj sin nomas, ĉiuj estas sklavigataj. Senescepte.

Kial vi malamas vian kunulon? Kial ni malfaciligas la komunikadon inter ni? Nur pro la divers-speca partianeco. Estus bedaŭrinda fakto, se en SAT enradikiĝos tiaj malbonaj kondut-manieroj.

Malkaŝema konfeso: Mi mem estis unu el tiuj, al kiuj mi vokas. Sanĝiĝis mia spiritostato. La kolego suferas, toleras la saman ekspluatadon. Ĉu mi devas malestimi lin? Ĉar li ne apartenas al la sama partio kiel vi? Ne! Milfoje ne!! Li kaj mi volas interfratigi la proletaron tutmondan. Sekve vi ne semu malpacon en niaj vicoj! La socialistoj plendas pro insultado; la anarkistoj pro ignorado. Jam kelkiuj provas fondi novan laboristan esperantistan mondorganizon (T. L. E. S.). Ĉu alitendenculoj devas fari la samon? Kio rezultos el la disiĝo de fortoj? Nenio bona certe. — En SAT samkiel en sindikato trovu sin hejme ĉiuj esp-laboristoj. Ne nur regadu sennaciismo, ankaŭ neŭtralismo politika. Al ĉiuj SAT-anoj la samajn rajtojn. Troigo de diferencoj disigos nian organizon. Ni laboru kune por nia sankta celo: Faligo de la lingvaj baroj kaj liberigo de proletaro tutmonda.

Pankrac Friedmann, Nürnberg.

La alkoholkonsumo en Germanio altiĝas!

La monopoladministracio debitis dum julio 1924 10500, aŭgusto 22000, septembro 53000, oktobro 61000, novembro 86000 hektolitrojn da brando. Dum 5 monatoj la debito altiĝis okoble. Por ke la kvantego estu konsumotaj, la nombro de la restoracioj senĉese estas plialtigata. Pro la plialtigo de la brandproduktado la aliaj alkoholhavaj trinkaĵoj neniel suferas. Laŭ publikaĵoj de la statistika regno-oficejo estas impostitaj en la ambaŭ unuaj kvartaloj de pasinta jaro: 20 131 223, en la tria kvartalo 10 263 153 hektolitroj da biero. Ankaŭ la importo de vino grave altiĝas. En la jaro 1923 estas importitaj de Italio al Germanio 4122 hektolitroj; en la monatoj januaro ĝis aŭgusto 16754 hl da vino. Kiel oni vidas, la politika reakcio minacanta pli grave ol iam Germanion, havas fidelan helpanton kaj kunaganton en la alkohol-epidemio! (Daab).

Esperanto ĉe la junularo angla

Afero notinda, kiu devas atentigi la legantojn de «Senn.» kaj ilin tre ĝojigi rilate al la estonto pro la promesplenaj rezultoj estas tio, kio okazis en Londono antaŭ nelonge.

Pro tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias: troviĝas en Londono kaj preskaŭ ĉiu alia urbo tra la lando, dimanĉaj lernejoj socialistaj, en kiuj la geinfanoj de la laboristaro povas instruiĝi laŭ la principoj de socialismo. Kompreneble tiaj lernejoj ne plaĉas la kapitalistojn kaj de tempo al tempo tre fortaj estas la atakoj, kiuj direktiĝas al la de la posedantoj tre malŝatata instruado. Sed spite de ĉio, la lernejoj bone floradas, kaj se la novigaĵo, kiu ĵus enradikiĝis, nur influos la tutan movadon junularan, tiuj ĉi institucioj certe pravigos sian ekzistadon. Antaŭ du monatoj la estro kaj gelernantoj de iu dimanĉa lernejo socialista en la orienta kvartalo de Londono decidiĝis komenci la lernadon de Esperanto, kaj por pli facile tion efektivigi, petis konsilon kaj helpon de la Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj, multaj el kies membroj estas SAT-anoj. Sekve de tio la ĝenerala sekretario kaj aliaj blesanoj-satanoj vizitis la lernejon jam diritan, kaj montris al la gelernantoj tie kunvenintaj per interparolado, kantado, leteroj kaj ĵurnaloj, ke Esperanto vere estas forto viva, ligilo nekontraŭdirebla, kiu fine okazigos la interkomprenon inter la tutmonda proletaro.

Tre interesiĝis la ĉeestantaro, kaj kvankam ili ĵus komencis lerni la lingvon, jam ĉiuj ili inkluzive de la estro fiere portas la verdan stelon, kaj ĝoje anticipas la plezuron pri tio, ke postnelonge ili kapablos korespondadi kun junuloj alilandaj, kaj aniĝi al SAT. Ĉiujn alilandulojn-korespondontojn oni petas ke ili sendu siajn adresojn poŝtkarte — prefere ilustritajn — al k-do Mills, 32 Morland Road, Londono E. 1.

Por la de ili ricevotaj poŝtkartoj, la gejunuloj okazigos ekspozicion en la dimanĉa lernejo dum vespero.

Entute la lernantoj nombriĝas je 50 geinfanoj kaj gejunuloj. Sendube tio ĉi estas paŝo en la ĝusta direkto, kaj por ke la ideo disvastiĝu en aliaj similaj lernejoj, la suprecitita asocio klopodas kunvenigi kaj ekinteresigi baldaŭ la diversajn instruistojn tiucele, kaj plue aranĝi kursojn por ke ili mem lernu la lingvon.

Fine mi opinias ke la ideo estas niaflanke respondo al la alvoko de k-do Ziegler, kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj en «Senn.» rilate la starigon de insulo-grupoj por faciligi la instruadon de nia lingvo, kaj poste ebligi libertempojn ĉe la gejunularo alilande. Ĉiuokaze la sugesto estas bone peninda, kaj ĉi tie ni intencas fari nian eblon ĝin sukcesigi. Ofiro.

Historio pri forbalaitaj sinjoroj

(Ne legendo, sed tre leg-enda!)

Ne estas io pli ĉagreniga, ol tio, kiam etburĝaj elementoj enŝoviĝas en revolucian mondlingvan organizaĵon kaj tiel malhonorigas nin. Tio estas la nura motivo, kiu instigis min komuniki por ĉies scio (antaŭ ĉio, de l’ gvidantoj de laborista ido-movado) subajn faktojn, bedaŭrinde, karakterizajn ne nur por la urbeto Lubni.

En Lubni (Ukrainio) ekzistas Esp. Societo ; ĝi aranĝis en Fervojista klubo raporton pri esp-o. Post tio «alflugis» idistoj kun la celo organizi kunvenon. Eksciinte ke ili estas mondlingvanoj, la klubestro ekopiniis ke ili estas esp-istoj kaj volonte disponigis al ili plej bonan ĉambron de l’ klubo: la Lenin-angulenton. Unu «komsomol»-ano (komunist-junular-ano) okaze alproksimiĝis al pordo kaj ekaŭdis malagrablan vorton, ne aŭdatan plu en Sovetio: «sinjoroj! sinjoroj! sinjoroj!» — La komsomol’ ano alkuris al klubestro, tiu venigis la gardistinon kaj ŝi simple forpelis la «sinjorojn» el la klubo per . . . balailo. Post tiu sukceso alvenis iu Greĉko (komercisto, sin nomanta reprezentanto de laborista Rusa Mondolingual Uniono) kun la celo «klarigi» la aferon. Li longe parolis kun la esp. gvidanto k-do Liljer kaj finfine deklaris ke ĉiuj Lubni’aj «idistoj» estas knabaĉoj kaj ke li reesperantistiĝas (!!!). Ankaŭ li esprimis miron, ke k-do Logvin (SAT-ano, mortinta oktobre 1924) ial fariĝis idisto (!?!). K-do Liljer konsterniĝis. Tiam Greĉko montris n-ron de l’ folieto «Nia standardo» (7—9, jul.-sept. 1924), kie sub pompa kaj grandioza:

«Esperantisti en Rusia adoptas Ido»

estis sciigite ke en «Lubni, gub. di Poltava. — La sekretario dil «Sovietlanda Esperantista Uniono» k-do Logvin transiris ad Ido ed adheris la Rusa Mondolingual Uniono» (!).

Por montri, kiom indigniga, absurda kaj mensogeca estis ĉi-komuniko, sufiĉas diri, ke somere 1924 k-do Logvin akre kontraŭbatalis la Lubni’ajn sinjorojn, korespondis pri ĉi-afero kun multegaj grupoj kaj organizaĵoj kaj intencis eldoni senblufigan broŝuron!!! Ni ne disputos, ĉu li pravis aŭ ne! Sed ĉu akre kontraŭbatali samsignifas je «adheri al Rusa Mondoling. Uniono»?! — Mi treege dubas!

Plue. El la «sinjoroj» preskaŭ neniu mastras idon. La ĉefan parton de sia tempo ili fordonas por sufiĉe stranga propagando t. e. mi deziras diri, ke la metodoj estas strangaj.

El la «ciklo» de l’ metodoj mi indikos la ĉefan: forŝiri kaj forglui ĉie esp. afiŝojn kaj foliojn!

Ne malpli karakteriza estas ankaŭ ĉi-metodo: deglui esp. foliojn, surskribi ĉie sur la vorto «Esperanto» la vorton «Ido» kaj realglui la foliojn denove (videble, ne ekzistas ruslingva pri-ida materialo?!) — Ĉi metodo havas specialan valoron, ĉar ĝin uzas eĉ sufiĉe aŭtoritate . . . knabaĉo: «kamarado» Ŝaporenko (ĉef-delegito por Ukrainio de Kifintern? mi dezirus ne kredi tion!).

K-doj idistoj! K-doj gvidantoj! Forbalau ankaŭ la «sinjorojn», kiuj deziras vin fari la objekto de l’ ĉies primokado!

Ili kovras per honto nin ĉiujn! Vin kaj nin samtempe!

Ili praktiku siajn faŝistajn metodojn kie ili deziras, sed ne en la vicoj laboristaj!

Forĵetu senkompate tiujn idiotojn, kiuj ne komprenas la gravecon de nia afero kaj per siaj malpuregaj rimedoj ridindigas la idismon kaj la mondlingvan movadon entute!

Ĉiuj primokas nun «Nia Standardo». Ĉu tio plaĉas al vi? Sendube ne! Forĵetu do la majstro-mensogistojn, kiuj emas fari el «Nia Standardo» publikigilon eksklusive de blufaj komunikoj kaj senbazaj mensogoj, kiuj suferigos ne ilin, sed vin mem! Dneprano.

Nacilingvaj gazetoj (esp-istaj) estas petataj represi!

Baloto pri nova Direkta Komitato

2a listo de kandidatoj

Por la ordinara Direkta Komitato

9a sektoro: K-do Izgur E., Uĉiliŝĉena 6. 5. Kremenĉug.

12a „ K-do Bajenov V., Argunskaja 47. Ĉita.

27a „ K-do Dambe, P. O. Erasmus, (Transvaal).

33a „ K-do Corral Angel, St. General Hornos 910, Buenos-Aires.

Por la ekstra Direkta Komitato

9a sektoro: K-do Kolĉinski V., Sojuz Kommunalnikov. Kremenĉug (erare ni citis lin kiel ordinaran kandidaton en la antaŭa listo).

12a „ K-do Trofimov St., Bulvarnaja, uz. Nikolajevskoj, Ĉita.

33a „ K-do Barrot Antono, Congresso 5155. Buenos-Aires.

Ŝtata ekzameno por Esperanto en Wien

Por doni al instruo de esp. leĝan bazon kaj certigi pluan disvastigon, la instruministrejo eldonis instruinstrukcion por la instruado de la mondhelplingvo esp. ĉe publikaj mezaj lernejoj kaj por la pruvo de scipovo de esp.

Solvoj de la problemoj en n-o 33

  1. Lukul’ satas — satas Lukul’. 2) Striko en industrio. 3) Oksikoko — Okcidento.

— pàgina 7 —

SENNACIULO

7

KRONIKO

Britio.

London. La ĉefa kunveno de BLES (11. apr.) montris kreskon de la organizaĵo. Entute 40 membroj. Nove entreprenita laboro estas la klopodo, enkonduki instruadon de esp. en «dimanĉaj lernejoj socialistaj». Ĉiusabate de 7—10,30 h. la anoj kunvenas ĉe 144 High Holborn, London W. C. Alilanduloj bonvenaj. Ni ricevis unuamajajn salutojn de k-doj el kelkaj landoj. Dum demonstracio en Hyde Park ĉeestis du esp-aj parolantoj. Ofiro.

Francio.

Paris. Post larĝa debato pri la projektoj de organizado, publikigitaj en S-lo, la ĉi-tieaj SAT-anoj unuanime interkonsentis pri la jenaj konsideroj:

  1. En la franclingva teritorio la por-esperanta kaj per-esperanta laboroj funkcias glate, paralele helpante sin unu la alian. La anoj de F. E. O. estas ankaŭ SAT-anoj. Sekve la proponoj de k-doj Kolŝinski kaj 2921 havus ĉi-tie nenian efikon, tute ne ŝanĝus fakte la situacion.

  2. Tamen, se la Parizaj k-doj konvinkiĝus, ke la proponita aliigo povus ŝanĝi la situacion en la teritorioj, kie estas granda diferenco inter la nombro de SAT-anoj kaj tiu de la anoj de naciaj organizaĵoj, ili ne kontraŭstarus la proponitan ŝanĝon. Ĉi-tie la afero estus ja tute negrava, ĉar fakte la ŝanĝo estus nur en la titolo. Tiam Fédération Esp. Ouvrière povus nomiĝi: Propaganda Fako Franclingva.

  3. La Parizaj SAT-anoj restas firme ligitaj al la principo de sennacieca organizsistemo kaj sencede kontraŭbatalos ĉian provon je starigo de ia esperanta Internacio. Ili konsideras, ke la esp-istaj laboristoj, estante samlingvanoj, ne devas imitaci la organizsistemon de nesamlingvanoj. Kiuj celas starigi «Verdan Internacion», tiuj tre verŝajne estas senkonsciaj naciemuloj. For ĉian ajn naciismon, vivu sennaciismo! . . .

Komunikita de la sekretario H. G.

Germanio.

Schweidnitz. En nia urbo estas malfacile propagandi E. kaj SAT, ĉar la burĝa esp. grupo ekzistanta jam 15 jarojn, nur malmulte varbis inter la loĝantaro. Kaj nia urbo estas fortikaĵo de reakciuloj! Lab. Esp. Grupo (29 p.) kaj SAT-rondo (4 p.) propagandis tre vigle inter lab-istaro. Okazis prop. paroladoj ĉe div. lab. unuiĝoj; 1 kurso ĉe Gimnastuloj. Je 1. majo ni propagandis ĉiamaniere (kantado, flugfolioj, parolado). Ni forsendis 6 salutleterojn al eksterl. SAT-rondoj. — Por aranĝota ekspozicio ni petas k-dojn, alsendi materialon al adr.: k-do B. Siegert, Herrenstr. 22, Schweidnitz. 1851.

Hungario.

Budapest. 26. aprilo de 9a matene ĝis 5a posttagmeze okazis XIa jarkunveno de H. E. S. L. Partoprenis 400 membroj. Horuso malfermis. Delegitojn sendis Hungaria Socialdem. Partio, ĉiuj lab. kultursocietoj, kaj 13 diversaj lokoj estis reprezentitaj. — La societo kalkulas 1. 1. 25 — 836 membrojn (510 antaŭajare). Progreso de 46%, kiam la membronombro en aliaj lab. org-aĵoj falis je 20—40%! Dum pasinta jaro 5 novaj grupoj estas starigitaj, do estas sume 15 grupoj. Sed jam 6 novaj ĉi-jare estas fondotaj. (Konsiderinde, ke en Hungario oni nur povas fondi grupon, kie ekzistas almenaŭ 20 membroj). 60 senpagajn kursojn dum lasta jaro vizitis 1400 personoj. Senpage anoncis la kursojn gazeto «Nepszava» (soc. demokrata). Leterkurson partoprenis 20 p. el 10 lokoj. La societo havas lokon en «Eduka Fako» de Socialdem. Partio. Propagandvesperojn aranĝitajn dum 1924 partoprenis 3300 p. En 28 gazetoj aperis 70 artikoloj. Kashavaĵo: 80 milionoj h. kr., el kiuj 37,690 apartenas al pasintjare fondita librejo. La societo havas salajratan oficiston, propran klubejon, gazeton ktp. Pluajn informojn donas:

Centro de H.E.S.L., Budapest, IX, Márton u. 28.

Sovet-Unio.

Gomel. 27. jan. en G. oficiale legaliĝis gubfilio de SEU. De tiam esp. havas grandan triumfon kaj brilan sukcecon en ĉiuj sociaj sferoj. Nin jure legitimis Gubfako de Regna Ekzek. Komitato. Agitpropfako de Gub. Kom. de RKP sendis en nian Gubkomon sian delegiton, k-don Valejko. Gazetaro favore rilatas. Ni havas 150 anojn¹). Funkcias tri grupoj, krome spec. grupo por pioniroj. Kiel kursejon ni havas polan lernejon. Estas venditaj pli ol 250 lerniloj. Konscia parto de proletaro tre atente kaj kun entuziasmo rilatas al lab. esp. movado. Ni nur povas labori en modestaj limoj pro manko de instruantoj. Nun ni organizos kursojn por perfektiĝo. Rajtigita de CK de SEU.

M. Polsemen.

Ivanovo-Voznesensk. Post organizo de kursoj ĉe lab. klubo «Iskra» estis lekcio 20. 3. pri esp. en Domo de Klerigado. Unu instruisto de germ. lingvo parolis kontraŭ artefarita lingvo, sed ricevis decan respondon. 25. 3. okazis lekcio «esp. k. proletaro» kun ekspozicieto en klubo «Ruĝa Laboristino» ĉe tekstilfabrikego «Rabkraj». Kursojn vizitas pli ol 70 gelernantoj. Ruĝaj ŝpinistinoj k. teksistinoj ekdeziras interrilati kun samlaborantoj de tuta mondo. Parolis k-doj Burkov kaj Lebedev. 17. 4. membro de komjunularo Rjabinkin faris rap. «Esp. kaj Junuloj» en lernejo je nomo de III. Internacio. Organiziĝis ĉelo. Lernas pli ol 50 gelernantoj. Unuamajan demonstradon partoprenis ĉi-lokaj esp-istoj kun propra standardo kaj kun signoj. Esperkor.

¹) Bedaŭrinde nur unu ĝis nun estas leganto de S. kaj nur unu estas SAT-membro!

Ĉefa problemo pri komunisma ekonomio

de R. Louzon

Antaŭ kelka tempo, la agentejo Rosta publikigis studaĵon pri la salajroj nuntempe aplikataj en U.R.S.S. Elreliefiĝis el tiu studaĵo, ke la salajroj konsiderinde diferenciĝas laŭ la metikorporacioj. Dum la meza salajro de tekslaboristo estas 83,9 kopeka, la meza salajro de tipografisto estas 139,3 kopeka. Inter tiuj du ekstremoj estas tuta grado da aliaj salajroj: 89 kop. por la minlaboristoj, 103 por la metallaboristo, 108 por ledlaboristo.

Nu, la fundamenta principo de l’ komunismo estas agnoski la ekvivalentecon de la diversaj specoj de laboro. Komunisme, unu laborhoro valoras unu laborhoron, ĉu ĝi estas de inĝeniero aŭ de senmetiulo, de tipografisto aŭ de teksisto. La sola kondiĉo estas, ke tiu laborhoro koncernu laboron utilan.

Sekve, kiel klarigi, ke ĉe proletara Ekonomio povas ekzisti en la salajrado de la laboro diferencoj almenaŭ egalaj al tiuj ekzistantaj en la kapitalista socio?

Tiu demando starigas la tutan problemon pri la produktado en komunisma reĝimo.

Antaŭmilite, la socialismo (komprenante tiun vorton larĝsence) dividiĝis en du grandajn tendencojn, koncerne la manieron konsideri la funkciadon de tio, kion oni tiam nomis la «estonta socio».

La unua tendenco, kiun oni nomis «kolektivismo» kaj al kiu apartenis preskaŭ la tuta parlamentana socialistaro, konsideris la socialisman socion sub la formo de ia Ŝtato, kiu estus posedanto de ĉiuj produktiloj, kaj senpere kaj superrege ordigus la produktadon sur ĉiuj kampoj. En tia Ekonomio ne plu estas loko por interŝanĝado. Ĉiuj produktantoj estus nur salajruloj de la Ŝtato. Saint Simon kaj Louis Blanc povas esti konsiderataj kiel la patroj de tiu doktrino.

La alia tendenco estis tiu de la «komunistaj anarkistoj». Ĝi estis tiu de Proudhon, de Elisée Reclus, de Kropotkin. Laŭ ili, la komunisma socio devus konsisti el tuta aro da produktantaj grupoj, kiuj, ĉiu aparte, produktas libere kaj interŝanĝus libere la produktaĵojn de sia laboro.

Maldetale, oni povas diri, ke la unua koncepto starigas la komunisman socion laŭ la tipo de ŝtataj entreprenoj, la dua laŭ koopera tipo.

Tiuj du konceptoj tiel bone respondis unu kaj alia al profundaj veraĵoj, ke la rusa Revolucio estas alkondukita, dum apenaŭ kelkjara ekzistado, eksperimenti ambaŭ sinsekve.

La «milita komunismo» ne estis alio ol efektivigo de l’ kolektivismo: La tuta rusa Ekonomio estis kunfandiĝinta en unu grandan unuon, direktitan de iu superega organo, la Konsilantaro por Nacia Ekonomio. La interŝanĝado plu ne ekzistis: ĉiu alportis la produktaĵon de sia laboro al la komunejo kaj ricevis de ĝi parton egalan, la «pajok».

La NEP (Nova Ekonomia Politiko) multe pli rilatas al la anarkista koncepto (Memkompreneble mi metas en la vorton NEP nur tion, kio estas al ĝi fundamenta, principa kaj forigas ĉion rilatan al la koncesioj faritaj al la kapitalismo en la celo ricevi de la fremda kapitalo la necesaĵojn bezonatajn por forigi la ruinaĵojn, okazigitajn de la fremda kaj civila militoj). La esenca karakterizaĵo de la NEP estas ja la reenkonduko de la interŝanĝado.

Ĉe la NEP, la diversaj entreprenoj naciigitaj estas starigitaj laŭ aŭtonomiaj grupiĝoj, nomataj «trustoj», kiuj havas sendependan vivon ekonomian: ili fabrikas per siaj propraj rimedoj, aĉetas kaj vendas, havas profiton aŭ malprofiton. Krome, ekzistas ankaŭ aliaj produktantoj: produktkooperaj societoj, opaj metiistoj aŭ terkulturistoj, kiuj produktas libere kaj interŝanĝas inter si aŭ kun la ŝtataj «trustoj» la produktaĵojn de sia laboro.

Sed tiam oni komprenas, ke en ĉiu entrepreno estante aŭtonomia, havante propran buĝeton kaj siajn proprajn enspezojn, povas esti la laboristoj tre diference salajrataj, laŭ tio se prosperas aŭ ne la entrepreno.

Kaj tio montras al ni la esencan mankon en la anarkisma koncepto. (Daŭrigota)

— pàgina 8 —

SENNACIULO

8

Leningrad. Dank’ al morala subteno flanke de partiaj (kom.) rondoj esp. movado en Leningrad nun rapide kreskas.

Okazis lekcioj pri esp: antaŭ ĝenerala kunveno laborista en tipografio „Molodaja Gvardia» (Juna Gvardio), ĉeestis 80 laboristoj; en 50a Soveta Lernejo antaŭ 100 gelernantoj; en klubo je nomo de Komintern (ĉeestis 200 komsomolanoj); antaŭ ĝenerala kunveno de komsomolanoj ĉe klubo je nomo de Urickij (ĉeestis 50 personoj); antaŭ taĉmento de Junaj Pioniroj ĉe 57a infandomo (ĉeestis 100 gepioniroj), kaj en Domo de klerigado (klubo laborista) de Basilij-insula rajono (antaŭ 200 aŭskultantoj). Dum ĉiuj lekcioj estis aranĝita ekspozicio de esp. literaturo.

Kursoj komenciĝis en politklubo je nomo de Lenin (30 lernantoj) kaj en Elektro-Teknika Instituto (25 lern.)

Ĉe plua evoluo de la esp. movado en L — la perspektivoj por tio estas bonegaj — aŭtune ekfunkcios esp. kursoj en dekoj da kluboj kaj lernejoj. Kalkulante je tio, Gub. Komitato de SEU malfermis kursojn por instruistoj estontaj: ĉiu el la 12 partoprenantoj devas fari prelegon lecionon antaŭ grupo da komencantoj (vico da tiaj provlecionoj formos plenan kurson). Post ĉiu leciono estas aranĝata kritiko, laŭ kiu estas ellaborata unueca modela metodo, laŭ kiu devos estonte instrui ĉiuj leningradaj esp.-instruistoj.

Sentiĝas ankaŭ granda manko je bonaj lektoroj-propagandistoj. Ankaŭ por preparo de tiaj Leningr. Gubkom. SEU malfermis kurson praktikan. Ĝin partoprenas 10 k-doj.

Al unua de majo Leningradaj esp-istoj kolektis mondonacon por Eldon-kooperativo de SAT, pliintensigis la varbadon al SAT kaj SEU. H. Frank.

DISKUTEJO

Helpu la progreson!

(Protesto kaj 6 tezoj)

Pri kelkaj lingvaj demandoj nia legantaro havas tre diferencan opinion. La Redakcio, dezirante esti lojala al ambaŭ tendencoj, ne intencas preni la partion por unu de ili. Sed ĝi nur deziras kontentigi la plimulton de la legantaro. Ĉu prave, ĉu malprave, — ni opinias, ke la granda plimulto malaprobas la proponitajn «simpligojn». Ni ne volas perdi abonantojn pro ĉagreniĝo pri lingvaj liberecoj. Necesas do atendi ĝis la venonta kongreso por ŝanĝi la sintenon. Presante la sekvantajn liniojn, ni nur montras, ke ni neniel volas malhelpi «progreson». Red

La Redakcio de «Sennaciulo» en unu el lastaj n-oj de nia asocia organo sciigis pri tio, ke ĝi plue ne allasos la uzadon sur la paĝoj de nia gazeto de diversaj formoj simpligitaj: ekz. balde, morge, anstat ktp.

La subskribintoj varmege protestas kontraŭ tio!

Ili pravigas la proteston per jenaj tezmotivoj:

1e Ĉu la uzado de novaj formoj kontraŭas la Fundamenton?

— Zamenhof mem detale prituŝis la aferon. Li bonege komprenis ke lingvo internacia ĉiam devos evolui; lingvo estas organo, organo estas ĉiam evoluema. Li persone proponis manieron de l’ alpreno de novaj vortformoj: por tio la novaj formoj estu uzitaj paralele kun la malnovaj. La uzad-procedo mem rezultigos ke la malpli taŭga el la konkurantaj formoj pereos. — Tiamaniere «io» iom post iom forpuŝas malpli taŭgan «uj» ktp. Tio alportas nuran utilon.

2e Ĉu la lasta SAT-kongreso en Bruxelles voĉdonis kontraŭ simpligitaj formoj?

— Ne! Male. Ĝi voĉdonis por la uzado en la eldonaĵoj de SAT de simpla lingvaĵo, facile komprenebla de ĉiu simpla laborista esp-isto.

3e Ĉu la novaj formoj estas malsimplaj? Ĉu malfacile kompreneblaj?

— Ne! Eĉ sesjara infano, komencinta la lernadon de nia lingvo, afirmos, ke ekzemple la simpla, belsona, pli facile elparolebla «e» havas avantaĝojn kontraŭ «aŭ», ke kvin- aŭ seplitera vorto estas pli facile lernebla kaj memorebla ol resp. naŭ- aŭ deklitera!

Ĉiu proleto, eklerninta Esp-on, neniam malaprobos la uzadon de «e» anstataŭ «aŭ». Li pro tio ja ĝuas pliajn facilecojn. Same li tial ne malaprobos aliajn, interalie, sufiĉe moderajn simpligojn. —

Neniu eblos afirmi, ke balde, morge, anstat, hiere, difero, konfero, komito ktp. ne estas pli simplaj, pli facile kompreneblaj (eĉ sen piednotoj!), pli taŭgaj kaj belsonaj ol resp. baldaŭ, morgaŭ, anstataŭ, hieraŭ, diferenco, konferenco, komitato . . .

4e Ĉu la novaj simplaj formoj malhelpas la lernadon? — Ĉu ili malbone impresas la lernantojn?

Ne kaj neniam! Ja demandu viajn lernantojn pri tio! — Ili respondos ke pli simplajn formojn ili certe preferas! Estas k-doj, kiuj volas trudi la malprogresemajn opiniojn iliajn ankaŭ al komencantoj kaj poste deklari ke la komencantoj mem malsimpatias pli simplajn vortojn.

Ja neniam komencanto mem preferos tion, kio estas pli maltaŭga kaj pli malfacile lernebla.

Nia lingvo estas facile lernebla, sed ne estas tiu facileco, kiun oni malebluu pligrandigi!

Ni denove rimarkigas, ke ni ĉi-tie parolas ne pri tute novaj vortoj, sed pri kelkaj simpligoj de l’ malnovaj.

Preskaŭ ĉiuj kontraŭuloj de l’ lingvo-simpligoj afirmas ke la lastaj venigas konfuzon kaj malkonfidon al la lingvo inter la lernantoj!

— Malprave kaj malvere! Tio dependas de l’ instruantoj mem!

Ĉu la uzado de «io», de «proleto» anstataŭ «proletario» ktp. ŝanceligis la bonstaton de nia lingvo? Ĉu ĝi elvokis konfuzon? — Ne! Male! Ĝi pliriĉigis, plibeligis kaj pliraciigis la lingvon!

5e Kion fari por ke ekuzo de l’ novaj formoj ne sekvigu malordon?

Ni «vivigu» la simpligitajn formojn, samkiel oni «vivigis» utilajn neologismojn, enkondukinte tiujn en la lernilojn de FEO, GLEA, «Esp-o Hejme», «Agitanto» kaj cet. t. e. ni menciu ilin en la eldonotaj lerniloj (laŭplaĉe eĉ ne menciante la malnovajn formojn!)

Tiam la lernantoj tuj sciiĝos pri la necesaj formoj, kiam ili lernos.

La lingvo-sciantoj konatiĝos kun la formoj el la eldonaĵoj «S-lo», SR, ktp.

6e Ĉu ni povas prokrastigi la simpligon de l’ lingvo?

— Ne! Tiu periodo estas pli favora por tiu celo, kiam la lingvo estas malpli disvastigata, ol ĝi estos poste!

Krome, ni ne forgesu, ke la pleja simpleco de Esp-o akcelos la disvastigadon kaj aplikadon de l’ L. I.!

* * *

Ni alvokas la Redakcion rezigni je la «malpermesa leĝo», ĉar tiu kontraŭas tute la spiriton de l’ niakongresaj rezolucioj kaj eĉ de l’ fama Fundamento.

Ni tuŝis ĉi-demandon (ĝi ŝajnas ne tro serioza por ti-kiuj ne komprenas ĝian gravecon) ĉar ni opiniis, ke la simpligo de l’ L. I. estas ŝlosilo al pli rapida evoluo kaj ankoraŭ pli facila aplikado de l’ lingvotrezoroj de l’ L. I., ke ĝi estas la garantio de novaj venkoj ĉe la lingva «fronto» ĉar ĝi «obligos» por niaj proletoj la facilecon de l’ lingvo-lernado. —

La proletaro bezonas plej simplajn ilojn! Nia lingvo estas pli simpla ol ĉiuj naciaj, sed simpliĝo, samkiel ĉiu evoluo, ne havas limojn; ĝi estas neniam finema. Do, nia lingvo estu simpla, denove simpla kaj ankoraŭ pli simpla por ke la Proletaro ĝin eblu ankoraŭ pli facile ellerni, ekmastri kaj alpreni!

E. Izgur (2332). I. Avrunin (1122). V. Kolĉinski (1447). Frejdberg (4520).

Alia opinio pri sama temo

Organo de SAT laŭ mia opinio devus ŝanĝi tiun titolon: «Esperanto je la servo ktp . . .», ĉar ĝi grandpaŝe kaj rapide iras al Ido. Ĉu ne? Ĉu «Sennaciulo» ne rabadas la kompatindan Ido? Ĉu tiuj kompromisoj, kiel vortoj: anke, ankore, ante, balde ktp., tiuj sufiksoj kaj prefiksoj, kiel «atr, end, iz, oz, mis» estas Esperanto? Ne! — tio estas la floroj de Ido enigitaj en ujo de Esperanto. Ĉiunumere mi povas vidi sur paĝoj de S. la novajn kaj novajn florojn de Ido. Sekve S. uzas ne Esperanton, sed lingvon, kiun oni povas pli ĝuste nomi «Duon-Esperanto, Duon-Ido». Sed devo de redakcio de S. estas senkaŝe deklari sian programon rilate al la internacia lingvo, kiun ĝi uzas, ĉar legantoj de S. konsternas kaj embarasiĝas: Unuvice S. mokas pri idistsistemo kaj ĝiaj adeptoj, — duavice tiu sama S-ulo formigas sian lingvon el elementoj de tiu sama Ido . . . . Nik. Jefimović.

SAT-konferenco por Rejnlando okazos en Leichlingen 25. majo. Ĉiuj k-doj de la koncerna teritorio bonvolu atenti ĉi noton.

KORESPONDEJO

1092. «La Faraono» bedaŭrinde ne plu estas havebla. Adm.

4611. Via traduko estas tre bone kaj zorgeme farita, tre korekta. Tamen la artikolo estas tro tendenceca por S. Ni ne povas riski la enpreson.

3380. Iuokaze ni uzos vian art. en S. Red.

[REKLAMO p.8] Grave! Germanlingvanoj atentu! Grave!

Ĵus estas eldonitaj de SAT-anoj en Berlin la unuaj ekzempleroj de propaganda flugfolio por SAT kaj Esperanto en germana lingvo. Por ĉiu varbanto kaj propagandanto ĉi-valora agitilo estas nepre necesa! Vidi specimenon aldonitan al «Sennaciulo».

Mendu grandamase! Por la movado!

Havebla post antaŭa pago ĉe k-do H. Muravkin, Berlin-Grunewald, Friedrichsruher Str. 30, II, Germ. Poŝtĉeka konto: E. Muravkin, Berlin, Nr. 148 098. Prezo inkl. afranko en germ. markoj:

10 ekz. por Germanio — Aŭstrio 0,23 mk. Aliaj landoj 0,25 mk. 25 „ „ „ „ 0,60 „ „ „ 0,65 „ 50 „ „ „ „ 1,10 „ „ „ 1,25 „ 100 „ „ „ „ 2,20 „ „ „ 2,40 „

La gajnota sumo estos bazo por plua SAT-Esperanto-propagando en Germanlingvio. Ĉe spec. informpetoj aldonu respondafrankon.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

Tram següent →

Llegir en: