Ludovespero: la novaj ludoj de nia grupo

Quan:
sabato, la 5-a de septembro, de 20:00 (18:00 UTC) ĝis 21:30 (19:30 UTC)
2026-09-05T20:00:00+02:00
2026-09-05T21:30:00+02:00
On:
Discord — voĉkanalo «Voĉbabilejo 1»
Rete, en la zono «Nur Esperanto» de la Discord-servilo de la grupo

Ludovespero en Discord — sabato, la 5-a de septembro 2026, de 20:00 ĝis 21:30, rete. Ni inaŭguras la voĉkanalon de nia Discord per ludovespero, tuj post nia kunsido.

Ni kune provos la kvin ludojn, kiujn ni mem faris por nia retejo: la vortserĉo, la krucvortenigmo de la tago, la mistero de la tago, «Kiom da Esperanto vi jam komprenas?» kaj la plej nova, «Kiu lingvo?», en kiu oni divenas, el kiu el naŭ planlingvoj estas la montrita frazo.

Ĉiuj ludoj estas en sia unua versio: la vespero servas ĝuste por tio, trovi erarojn kaj vidi, ĉu la ludoj plaĉas al la komunumo. Viaj rimarkoj kaj kritikoj estas tre bonvenaj.

Kiel partopreni: eniru la servilon per discord.gg/npnApzKhxt kaj aliĝu al la voĉkanalo «Voĉbabilejo 1», en la zono «Nur Esperanto», je la 20:00 laŭ hispana horo. Nek programo nek pago necesas: Discord funkcias en la retumilo, kaj oni povas nur aŭskulti.

La ludoj: valencia.esperanto.es/eo/ludoj — ĝis la vespero mem ili estas protektitaj per pasvorto, kiun ni donos en la voĉkanalo. La paĝo en Eventa Servo.

Compartiu la idea