Sennaciulo, n-roj 56-76 (oktobro 1925 – marto 1926)

La numeroj 56 ĝis 76 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (20 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.

Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.

← Antaŭa parto · Sekva parto →

N-ro 56, 22-a de oktobro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 4 (56)

APERAS S.A.T. SEMAJNE

  1. Oktobro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Redaktejo: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Al la Tuta SAT-anaro!

Jam de kelka tempo forpasis la V. Kongreso. Ĝin karakterizis la evidenta deziro forigi definitive ĉiujn motivojn je malkontento ĉe la membroj.

Unu el tiu motivoj, eĉ la plej grava, estis la pli- malpli prava riproĉo pri unuflankeco de la redaktado de Sennaciulo. Tial la Kongreso decidis starigi redakci-komisionon konsistanta el reprezentantoj de la diversaj tendencoj.

Ĉar la Kongreso praktike ne povis formi tiun komisionon inter la ĉeestantoj, ĝi lasis tiun zorgon al la Leipzig’a SAT-anaro. Tiu ĉi komprenis klare sian mision; la 2. septembron, ĉe plena kunveno, ĝi elektis 8 anojn el kiuj 2 estas anarkistaj, 2 komunistaj, 2 socialdemokrataj, 2 senpartiaj (vidi la nomojn sube).

Jam funkcias tiu komisiono. Sekve, de nun, neniu SAT-ano havas motivon por plendi, riproĉi kaj malfavoriĝi en la varbado. Ni do rajtas esperi, ke tiu reformo devas marki la komencon de nova vivo. Se vere la “unuflankismo” de la redakcio kaŭzis tion, ke multaj k-doj ne reabonis, ĉesis propagandi, do nun la certeco ke ĉiu tendenco estas egale atentata, devas kaŭzi pligrandan viglecon de nia entrepreno.

Ni retrovis la unuanimecon: streĉiĝu do niaj fortoj por varbadi, propagandi por SAT, por ĝiaj presorganoj, ĝiaj libroj. Propagandu en la kursoj! — Penu por ke ĉiu membro de via loka grupo estu ankaŭ membro de SAT kaj abonanto de Senn. kaj Sen. Rev.! — Kuru de unu konatulo al alia! — Ĉiun renkontitan esperantiston demandu ĉu li jam legis … aniĝis! — Via loka grupo estas kampo tre fruktoporta: sufiĉas ĝin plugi! — Ĉe la kunvenoj postulu debaton pri SAT, kaj faru ke la grupo deklaru sian simpation por SAT kaj konsilu al siaj membroj ke ili aniĝu.

Por funkcii utile kaj malvolviĝi normale, SAT bezonas, en la daŭro de 1 jaro, almenaŭ 1000 novajn abonojn al Senn. kaj 800 al Sen. Rev. Tiu minimuma sukceso estas facile atingebla, se en ĉiu urbo, unu aŭ du seriozaj k-doj gvidos ordeme kaj metode la propagandon.

Antaŭen kamaradoj!

La Ekzekutiva Komisiono de SAT

* * *

Membroj de la Redakci-Komisiono estas jenaj gek-doj (ĉiuj en Leipzig)

Lewin, Arthur — SAT-ano 3051 (anarkista) Teichmann, Johanna — „ 957 „ Richter, Carl — „ 125 (komunista) Bässler, Otto — „ 715 „ Schinkel, Richard — „ 135 (sozialdem.) Schröter, Oskar — „ 3771 „ Vogel, Walter — „ 174 (senpartia) Lehmann, Clara — „ 913 „ Maertz, Paul, SAT-ano 712 fakula konsilanto.

K-do Richter estas sekretario de tiu komisiono; adresu ĉiujn poŝtaĵojn jene:

“Redakcio de Sennaciulo” Leipzig-Stötteritz, Colmstrasse 1 (Germ.).

“NIGRA REVOLUCIO”

de A. HARI

La negra proletario, tiu plej granda faktoro de ekonomia vivo de Usono kaj de multenombraj eŭropaj kolonioj, la nigraj laborulaj manoj, kiujn la tutmonda burĝaro jam pli ol tricent jarojn ekspluatas, fine povos laŭte proklami pri siaj rajtoj je homa ekzistado. Nun kom. gazetaro de Ameriko kaj de potencoj-kolonizistoj nemalmulte atentas pri negra problemo, ĉar la proletaro de l’ tuta mondo devas bone klarigi al si, kiel subtenos la blankajn sklavojn kaj minacos al la kapitalista mondo estonta nigra revolucio.

Kia estas historio de tiel nomata negra problemo? En 1619 al haveno Ĝemstoŭn (Virginio) venis dana vaporŝipo, kiu elŝipigis sur la bordon kunkatenigitajn po du nigrajn sklavojn. Tiujn negrojn oni vendis al lokaj plantejmastroj por malgranda prezo — por kelkaj pakaĵoj da tabako. Tiuj dudek nigrhaŭtuloj estis pioniroj de negra sklaveco. De tiu tempo komerco per nigraj laborulaj manoj sukcese disvolviĝis ĝis 1808, kiam altkultura registaro de Usono eldonis la dekreton, kiu malpermesis aĉetadi kaj vendadi negrojn. La burĝaro nenion faras sen certa celo, eĉ, kiam ĝi kaŝas siajn agojn sub bombastaj frazoj pri humaneco kaj homamo. Oni ne devas opinii, ke la historia milito inter nordaj kaj sudaj Amerikaj ŝtatoj okazis ekskluzive pro malkonsento pri la negra problemo. Ti- kiam juna industrio de l’ nordaj ŝtatoj jam komencis evolui per gigantaj paŝoj tiel, ke nekvalifikitajn fortojn ĝi jam ne bezonis plu, ilia (de l’ ŝtatoj) fama humaneco en la negra afero estis nenio alia, ol kruela ekonomia premego kontraŭ la sudajn ŝtatojn. Ĉi premego devis subigi al la industrio riĉajn fontojn de krudajoj — plantejojn de l’ sudo. La fama agrikultura mastrumado de Usono — nun potenca faktoro ekonomia kaj politika ne nur de l’ amerika, sed ankaŭ de tutmonda signifo — iĝis tiom potenca je 90 % por la kosto de kromvaloro el nigra laborula forto, por la kosto de tiuj milionoj da nigraj sklavoj, kiuj mortis pro ekzekutado kaj murdo.

La manovro liberigi la negrojn estis des pli sendanĝera, ke la hipokrita dekreto de Linkoln, “liberiginta” pli ol 4 milionojn da negroj el sklaveco, neniel malutilis al la entreprenistoj. La negra maso, kiu ĉe tiaj tragediaj cirkonstancoj ricevis la delonge aspiritan liberecon, trafis straton senrifuĝa kaj senlabora. Post la sklaveco deviga ĝi sin trovis en sklaveco laŭvola, tio estas — ĝi devis reveni ajnkondiĉe al siaj antaŭaj mastroj, por ne resti sen panpeco. Oni povas diveni, ke la kondiĉoj estis multe pli kruelaj, ol ti-kiuj estis dum la deviga sklaveco, ĉar nun la entreprenisto ne rigardis la nigran sklavon, kiel objekton, kiun oni ĉiam povas

— paĝo 2 —

2 SENNACIULO

vendi kaj ricevi por ĝi certan monsumon. La negroj, ricevinte “la liberecon” trafis ankoraŭ pli malbonan malliberon: la plantejmastroj komencis utiligadi iliajn laborivon kaj sanecon ĝis la fino.

Mondekonataj sciencaj fortoj, sinjoroj amerikaj ekonomiistoj, unuvoĉe krias en siaj libroj, en sia gazetaro, ke la negroj tre malhelpas al la lando kaj malfaciligas normalan evoluon de amerika nacio. Sed fidindaj statistikajoj parolas pri alio. La nigra raso tute ne estas netaŭga por laboro kaj por kultura disvolviĝo, kiel tion asertas amerika burĝaro, por pravigi siajn agojn. Antaŭ 62 jaroj prezidanto Linkoln “liberigis” 4 milionojn da negroj, kaj grandega armeo da nelegivaj kaj malmultekleraj manlaboruloj estis subite ĵetitaj al labormerkato. Nun en Usono oni kalkulas ĉirkaŭ 12 milionojn da negroj, inter ili estas: 30 000 instruistoj, 3 500 kuracistoj, 1500 juristoj, 3400 malsuperaj medicinlaboruloj, 75 000 oficistoj, 20 000 elektroteknikistoj, 25 000 aŭtomobilaj pilotoj, 22 000 inĝenieroj kaj 6 400 000 farmistoj. Ĉi ciferoj ricevas specialan signifon, se oni atentas, ĉe kiaj netolereblaj kondiĉoj de politika kaj morala subpremo kulture evoluis dum la lastaj 62 jaroj negra maso. Al tio ankoraŭ oni devas aldoni, ke la negroj, konsistigante ankoraŭ en la jaro 1890 ĉirkaŭ 20 procentojn de l’ tuta hejma geservistaro en Usono, la negroj, kies 75—90 % tiam estis ekskluzive kamparaj terkulturistoj, nun havas sian propran artkulturon kaj kalkulas ĉirkaŭ 200 verkistojn, komponistojn, poetojn kaj pentristojn.

Ekzistas ankoraŭ unu cirkonstanco, kiu en la manoj de l’ amerika burĝaro estas vera ardigilo por rasa malamikeco inter blankaj kaj nigraj sklavoj. Tiel nomata “nigra danĝero” ne estas malplena sono. La negroj plimultiĝas tre rapide, samtempe kvanto da blanka loĝantaro dum la lasta duonjarcento apenaŭ restas sur la sama nivelo kaj nur dank’ al seninterrompa alfluo de novaj enmigrantoj.

Kiel do batalas la amerika burĝaro kontraŭ la nigra danĝero? Antaŭ ĉio per neaŭditaj dum la historio de, tiel nomata, civilizita mondo metodoj de ekonomia kaj morala subpremo. Pri ili oni ne bezonas multe paroli, ĉar ili estas bone konataj de ĉiuj. Sed mirinde vivforta nigra raso eltenis malutilan klimatŝanĝon kaj ĉiujn sagacajn leĝojn pri “gardo de l’ raso”, elpensitajn de kutimiĝinta al krueleco prudento de “janki” (usonano). Kaj grandega kultura movado de l’ negroj, fine, transiris la limon de l’ malpermesoj, kiun metis antaŭ ĝi la amerika burĝaro sur la vojon de spirita emancipiĝo de l’ nigra raso.

Fino de XIX. jarcento pri multo instruis internacian burĝaron. Ne havante forton haltigi ekonomian kaj kulturan ĉiujare kreskantan fortiĝon de l’ negroj, la amerika burĝaro sin okupis pri klasa distavoligo de l’ nigra raso. Laŭ sukcesa iniciato de bankieroj el “Ŭoll-Strit” (Wall-Street), kreiĝas vera negra burĝaro, kapitalistoj el la plej subpremita maso de nigraj sklavoj. Nun en Usono ekzistas 28 bankoj, apartenantaj al negroj, ĉirkaŭ 600 000 de meza profito de farmbienoj kaj plantejoj. El inter negroj eliris ĉirkaŭ 20 000 plimalpli grandaj butikistoj. Entute negra burĝaro posedas nemoveblan havaĵon kaj diversajn valoraĵojn por la sumo pli ol unu miliardo da dolaroj.

En Moŭnd-Bajan (Misisipo) al negroj apartenas grandegaj oleuzinoj kaj kotonaj plantejoj. En la sama regiono estas tuta urbo — Redberd —, loĝata ekskluzive de negroj. En Arkanzaso negraj industriistoj konstruas gigantan teksfabrikon, kies sola ekstera aranĝo kostas pli ol milionon da dolaroj. Borsa statistiko en Usono kalkulas 9 negrojn — miliardulojn.

Lasante aperi nigran kapitalistan klason, la amerika burĝaro metis antaŭ si la duoblan taskon: unue, kun ĝia helpo ankoraŭ pli forte subigi al si negran proletaron, due, sin garantii, por ke negra kapitalo ne forfluu post la limon. La teorio de fama Harvej (“harvejismo”), kiu aspiris revenigi ĉiujn negrojn al la unua patrio — Afriko kaj esperis aranĝi aŭtonomian politike kaj ekonomie negran regnon —, maltrankviligas kapitalistan Amerikon.

La negra burĝaro sukcese plenumis donitan al ĝi taskon. Nenie nigra laborula forto estas tiel ekspluatata, kiel en entreprenajoj, apartenantaj al negroj. Negroj-advokatoj elpaŝante en blankulaj juĝejoj plene subtenas interesojn de l’ reganta klaso kaj helpas al blankaj entreprenistoj fari sklavigajn kontraktojn kun nigraj sklavoj. Negroj-poetoj en siaj versaĵoj prikantas kapitalistan reĝimon kaj noblecon de malavaraj nigraj kapitalistoj. Kaj tiuj el negraj verkistoj, kiuj penas malfermi la okulojn de l’ proletaro, por ke ĝi ekvidu veran aferstaton, tre baldaŭ kaj ne sen helpo de nigra burĝaro iĝas viktimoj de la plej kruela en la mondo amerika klasa justeco.

Tamen estonteco montros, ke la esperoj de l’ amerika burĝaro estis tute senbazaj. Sekve de l’ klasa distavoliĝo aperis krom nigraj kapitalistoj, antaŭ vera negra proletaro, kiu havas nenian havaĵon, krom siaj du manoj. Vicoj de laborantaj negroj nun havas pli ol unu milionon da industriaj laboristoj kaj ĉirkaŭ du milionojn da kamplaboristoj. Por reprezentantoj de l’ negra raso en Kamparana Internacionalo estos ankoraŭ multe da laboro, por organizi milionajn amasojn da nigra terkulturista proletaro. Sed laboro de Profintern en tiu branĉo ĝis nun renkontas preskaŭ nevenkeblajn barojn.

Temas pri tio, ke amerika kompartio uzas ĉiujn fortojn por krei revoluciajn profesiajn organizaĵojn neniel laŭ la rasa, sed nur laŭ klasa principo. Ĝi estas des pli malfacila, ke la negroj mem havas por siaj blankaj laborkolegoj grandegan rasan malamon. Tion oni povas klarigi per elpratempa sento de subpremeco kaj venĝemo, kiun havas la nigraj sklavoj por siaj subpremantoj-blankuloj. Dum la lastaj du jaroj en tiu fako oni atingis grandajn sukcesojn. Nun pli ol 100 000 negroj estas organizitaj en profesi-sindikatoj, kaj tiu kvanto ĉiam kreskas.

En eŭropaj kolonioj en Afriko la situacio estas ankoraŭ pli komplika. Militpunlabora reĝimo, kiun starigis blankaj okupantoj, eliminas ĉian laboreblon por negraj revoluciaj organizaĵoj. Tamen, heroaj penoj de franca kompartio rompis la muron ankaŭ de tiu unuavide nevenkebla baro. Revolucia movado inter afrikaj negroj ĉiumonate sukcesas pli kaj pli.

Ĉi tie, samkiel en Ameriko, multe malhelpas la laboron agado de negraj religi-patriotaj organizaĵoj laŭ ekzemplo de “afrika sangfrataro” en angla Ameriko aŭ de “ligo por filozofi-studado” kaj aliaj, kiujn fondis nigra burĝaro je la kostoj de eŭropaj registaroj.

La estonta kongreso de nigraj sklavoj de l’ tuta mondo — ĝi estos grava etapo sur la vojo al ideologia liberiĝo de l’ nigra raso. Nigra revolucio ne estas malproksima, kaj tiu kongreso devas alporti al la tutmonda laborarmeo novajn multmilionajn masojn de revolucia negra proletaro.

Elukrainigis Fedotov (728)

Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando!

III

En Moskvo

Alveninte en Moskvo kaj akceptite per grandega entuziasmo mi ne povas tiom detale raporti pri ĉio, kion mi vidis tie. Mi kredis ke sufiĉas, se mi donas kelkajn diversajn bildojn de la multaj impresoj. Sed antaŭe raporteto pri la vivo en la urbego mem.

En la stratoj de la frua mateno ĝis malfrue en la nokto ondas la trafiko. Antikvaj vehikloj de kamparanoj miksas sin kun tramoj kaj aŭtomobiloj. En la lastaj semajnoj oni ricevis de Anglio 60 aŭtobusojn de la 100 menditaj, kaj per tio oni establis 6 liniojn, kiuj bonege helpas al pli bona ordigo de la trafiko. Ĉe anguloj kaj subdompordoj marĉandistoj helpas sin dum tempo de senlaboreco. La vendaĵojn ili ricevis de la Moskva konsumkooperativo kaj al mi ŝajnis ke ili ne malsatas tiom per tiu laboro kiom en Germanio niaj malfeliĉaj senlaboraj k-doj. Per tio mi tute ne volas aserti ke la moskvaj laborserĉantoj havas enviindan sorton, ankaŭ ilia stato nur povas esti provizora ĝis kiam la loka registaro povas fine forigi tion en kontentiga senco por laboristaro.

La magazenoj estas ree plenaj de la plej diversaj komercajoj. La prezoj por manĝaĵoj estas multe pli malkaraj ol ĉe ni, kontraŭe la prezoj por industriaĵoj estas pli altaj, nur malofte ni renkontis samajn prezoj por ili, kiel ĉe ni.

— paĝo 3 —

SENNACIULO 3

La ordo en la stratoj estas bonega. Speciale rimarkinda estas la manko de “verduloj”, konataj policanoj de nia Hindenburg-a respubliko. Nur malofte tiel nomataj “milicanoj” vidiĝis kaj tiam ne per tia terura aspekto. Ankaŭ ĉe stratanguloj ili regulas la trafikon trankvile kaj sekure. En ĉiuj stratoj kaj stratetoj ili diligente riparas kaj renovigas kaj estas ĝojo vidi tion. Mi kredis, ke nur malmultaj jaroj sufiĉos por doni al Moskvo la aspekton de pura kaj moderna urbego. La popoloj kurante kaj irante ĉiuloke estas miksitaj de multaj gentoj, orientaj kaj okcidentaj popolanoj formas bildon tre pentrindan.

Dum demonstracio sur Ruĝa Placo

Grandaj, densaj, netransvideblaj taĉmentoj de proletamasoj almarŝis el ĉiuj urbpartoj ruĝan placon. La unuopaj uzinoj kaj distriktoj havis proprajn muzikistarojn, standardojn kaj transparentojn. La lastaj montris enskribojn, kiuj atestis ĉiam la pacemon de la rusaj laboristoj kaj la deziron ekstarigi unikan sindikatmovadon tutmondan. Kapo ĉe kapo staris la proksimume 150 ĝis 200 000 proletoj kaj sciigis al la germanaj delegitoj kaj samtempe al germana laboristaro ilian profundan simpation. Ĉeestis ankaŭ la jus alvenintaj svedaj k-doj kaj ili same fratece estis salutitaj. Ambaŭ delegacioj lokiĝis antaŭ la maŭsoleo de Lenin. Kiam Rykow kaj Bucharin parolis, la amasojn ekkaptis nepriskribebla entuziasmo. La ondanta amaso similis al brueganta maro. Ĉiu el ni sentis ke la simpatio estis vera kaj ne artefarita, tio-ĉi ne estis diktatureco, sed tiuj estis la rusaj laboristaj aregoj, kiuj sekvas ĉien al sia gvidantaro kaj kiuj estas pretaj je ĉiu horo defendi sian ŝtaton ĝis la lasta sangoguto. Speciale rimarkinda por ni estis la malpompa simpleco de la gvidantoj. Rykow samkiel Bucharin ne diferencis en siaj vestajoj kaj en sia konduto de la simpla rusa laboristo.

Kiam por la germana delegacio ekparolis k-do Freiberger, pliiĝis la ventego de entuziasmo al fortega uragano. La amasoj provis trarompi la barilon de milicistaro. Ĉiu volis paroli kun la delegitoj, ĉiu volis konatiĝi persone, volis ilin konvinki pri la amo de rusa laboristaro por la germana proletaro.

Post kelkaj alparoladoj, kiuj estis aŭdebligitaj per radiaj aŭdigiloj, por ke ĉiu sur la grandega placo povu kompreni ĉion, la amasoj petermarŝis la Lenin-an tombejon. Senfinaj alvokoj al germana laboristoj, por sindikat-unueco eksonis de la ornamitaj kupoloj kaj kupraj tegmentoj preterpasantaj ne finantaj amasoj. Nur parto povis pasi, alie ni devus atendi multajn horojn.

[BILDO p.3 | 20,27,79,61] Reproduktaĵo de la unua esperantlingva poŝtkarto de USSR: presita kapo “ПОЧТОВАЯ КАРТОЧКА. CARTE POSTALE. POŜTA KARTO.”, stampoj de Moskvo kaj Leipzig (9.10.25), etikedo “Moscou R № 64”, du poŝtmarkoj; manskribita teksto: “Saluton al proletaj esperantistoj de tutmondo el la lando de laboristaj Sovetoj, la unua uzanta oficiale Esperanton sur siaj poŝt-dokumentoj. Alli [?] (SAT 1516) 10.55”; adreso: “Заказное – Registrita. Al K-do R. Lerchner, Colmstrasse 1 III 2, Leipzig-Stötteritz, Germanio” kaj sendinto “Sadova-Triumf. kv. 3, Moskvo, Sovetio”.

DETALO PRI UZADO DE ESPERANTO EN POŜTIO DE USSR.

Ĉi-supre estas presata reproduktajo de la unua esperantlingva poŝtkarto, eldonita oficiale de nia poŝt-komisaro. Kiel oni vidas, ke sur ĝi estas ankaŭ franclingva teksto. Krom ĝi estas eldonataj (specimenojn ni jam vidis kaj havis en manoj) jenaj poŝtkartoj: 1. kun enpresita 3 kopeka poŝtmarko kaj teksto en du lingvoj — rusa kaj esperanta; 2. kun enpresita 7 kopeka poŝtmarko kun teksto en tri lingvoj — rusa, franca kaj esperanta.

La delegitaro estis profunde emociigita pro la vera entuziasmo de niaj rusaj gefratoj. Estis bildo kiu oferis bonegan rigardon en la animo de rusa popolo. La demonstracio distinkte montris ke unueco en Rusio ne plu estis fata-morgano, sed realeco.

Ĉe la tombo de Lenin

Post la manifestado de la moskvaj proletoj la delegacio vizitis la maŭzoleon de Lenin.

Antaŭ la Kremlo, la eksa imperiestra palaco, staris la tombo de la granda laborista gvidanto, kreita de bonega artisto, kaj ĝi multe impresis pro ĝia malluksa kaj tamen monumenta konstruajo. La malantaŭajon formis la longa altega murego de Kremlo. Kaj super ĝi brilis la de la palacoj kaj preĝejoj caraj. Ili vekis memoron je la timigitaj kaj sangavidaj subpremantoj de la homaro. Hodiaŭ flirtas sur la turoj la simbolo de libereco: la ruĝa flago.

Ĉe ambaŭ flankoj de la maŭsoleo estas enterigitaj sub florbedoj la herooj de la revoluciaj bataloj. Antaŭ la tomba konstruajo tage kaj nokte du ruĝarmeano gardadas, esprimante per tio la honoregon al la mortinto. La rusaj laboristoj parolas pri Lenin kun granda estimego. Ĉiuvespere, kiam la eniro estas permesata, longaj vicoj atendis pacience ĝis kiam ili povus vidi ankoraŭfoje ilian mortintan liberiginton. Kiel fremdaj estas tiuj al la koroj proletaj, kiuj parolas pri li kiel “nova sanktigito” aŭ “ruĝa caro”. Ili ne ekkonas la gravan diferencon, kiu ekzistas inter dio kaj reĝa adoro kaj la honorigo de la rusaj laboristoj por iliaj granduloj en la liberecbatalo de proletaro. Dum dio estas io neklarigebla, kaj imperiestroj kaj reĝoj estas altruditaj al popolo; ĉi-tien la geproletoj venas al tombo de unu, kiu marŝis tra mizero kaj malsato kun ili kaj gvidis la amason al progreso kaj libereco, ili sciis, ke li estis la plej klara kaj fidela gvidulo.

La interno estas drapita per ruĝa tuko. Enmeze de la haloj ripozas sur soklo la mortaj restajoj de Lenin. Lin kovras vitra kovrilo, por ke ĉiu povu vidi lin ankaŭ en morto. Li estas vestita per simpla soldata vesto kaj portas kiel solan ornamon la ordenon de la ruĝa standardo. La maldekstra mano estas pugnigita, li kuŝas tie kvazaŭ li dormus. Nenio montris ke li jam de pli ol unu jaro kuŝas sur la piedestalo. Ĉe kapo kaj apud piedoj senmove du soldatoj staras kaj faras la funebran gardadon.

Li jam mortis en plej bona aĝo, almenaŭ tro frue li forlasis la laboristaron de Ruslando kaj de la mondo.

Ni ree eliras, dume la ruĝarmeanoj senmovas. Ĉiu el ni silentis kaj meditis pri propraj ideoj.

— paĝo 4 —

4 SENNACIULO

Inter la esperantistaj k-doj

Neforgesinte nian jarlibron mi havis la eblecon, telefoni la duan tagon al k-do Drezen. Li ankaŭ estis ĝojigita ke li invitis min en sian loĝejon por amika interparolado. Mi nature kaj vole akceptis kaj vespere mi tramveturis al la renkontejo en lia domo.

Kiam mi frapis la pordon mi jam aŭdis esperantajn sonojn, kiuj anoncis al ni ke jam aliaj k-doj kolektiĝis. Mi kore kaj kamaradece estas salutita kaj baldaŭ mi persone konatiĝis kun k-do Drezen, Demidjuk, Nekrasov kaj aliaj. El la buŝo de ĉiu elfluas pli bone la lingvo pli bone ol mi mem ĝin estras. Tamen ni tre bone interŝanĝis niajn pensojn, speciale pri Rusio, kio estis tre komprenebla. Ankaŭ aliajn problemojn ni tuŝis kaj mi pasigis kelkajn interesajn horojn. Ĉe la ĉie uzata samovaro ni finis nian kunveneton, kaj mi adiaŭis kun la konscio ke mi konatiĝis kun bonegaj kaj sinceraj k-doj kaj iris kun aliaj k-doj al mia hotelo en Balĉuk. (Daŭrigota)

W. Bennewitz (2378).

Anstataŭ amnestio — plia teroro de klasjusteco

La internacia proletaro certe havas intereson, ekscii, kiel nun laboras la klastribunalo en Germanio. Dum la lastaj monatoj okazis granda batalo por la liberigo de la proletaj politikaj kondamnitoj, kiu estis aranĝita de la organizaĵoj “Ruĝa Helpo” kaj “kom. partio”. Tiuj organizaĵoj eldonis listojn, en kiuj la subskribintoj de la registaro, postulas ke ĝi liberigu ĉiujn politikajn kondamnitojn. Ĝis nun subskribis pli ol 900 000 homoj. Eĉ Hindenburg, la nova regna prezidanto en Germanio, diris dum la komenco de sia regadlaboro, ke li intencas eldoni leĝon, por liberigi “preskaŭ ĉiujn politikajn kondamnitojn”. Malgraŭ tio, la justec- “maŝino” laboras plue. Laŭ akurataj statistikoj estas kondamnitaj dum la monatoj majo, junio kaj julio 1925 entute 360 revoluciemaj laboristoj pro “politikaj krimoj”. Ili estis kondamnitaj entute je 415 jaroj da malliberejo, fortikaĵo kaj punlaboro kaj 32 015 markoj da monpuno. (Unu laboristo perlaboras ĉe 54 hora labortago 30—50 markojn!)

Sole la “bona ŝtattribunalo” en Leipzig kondamnis dum tiuj 3 monatoj en 26 procesoj politikaj 76 proletojn je 63 jaroj 8 monatoj da punlaboro kaj 70 jaroj 1 monato da malliberejo kaj 12 480 markoj da monpuno!

Tiu teruro de la klasjusteco signifas grandegan provokadon de la laboristaro. Pro la premo de la proletaro la registaro estis devigata, eldoni amnestiproponon en la parlamento. Sed kiel ĝi aspektas? Laŭ ĉi tiu leĝpropono de la registaro nur estus amnestotaj krimoj kiuj okazis antaŭ la 1. de oktobro 1923 kaj estis ne punitaj per pli ol 2 jaroj da malliberejo. Punlaboruloj entute ne estu amnestotaj! Kion signifas tio? Eĉ se la propono certe ne estas propono, per kiu la laboristaro povus esti kontenta, la regna registaro per tia propono ja principe konsentis, ke ekzistas la devo, korekti la grandegajn terorjuĝojn. Sed al la klasjuĝuloj tio estas indiferenta. La justecgilotino laboras pli intense, kiel pruvas la pli supre publikitaj ciferoj. La germana laboristaro devas batali pro tio per pli granda forto kontraŭ la klasjusteco kaj por la absoluta amnestio!

Trad. el la sudgermana lab. gazeto

Otto Bächtle (SAT-ano 1927).

Bankrotiĝo de la Daves-kontrakto

Dum aŭgusto 1925 la plano de ekspertoj estis akceptata en la regna parlamento. Sekve nun unu “Daves-jaron” ni jam travivis.

Kion ni profitis el la Daves-pakto? Laŭ la promesoj diversflankaj ĝi devis doni al ni pacon kaj garantii ĉefe ekonomian kreskon kaj plibonigon de la vivkondiĉoj por laboristoj. Tiamatempe jam parto da konsciaj laboristgvidantoj avertis kaj pledis por malaprobo de la kontrakto, titolante ĝin ĝuste kiel ŝnuro ĉirkaŭ la kolo de la proletaro.

Nun la “Daves-suno” estas brilanta jam tutan jaron, kaj kio montriĝis? Montriĝis ke pravis la avertintoj kaj, ke ne la suno brilas super la laboristaro, sed male, danĝera fulmotondro minacas. La iluzioj, kiujn oni arte enplantis en la cerbon de la proletaro, forflugis; evidentiĝas la pura senvualita grimaco de la vereco.

Grandskala ofensivo de la entreprenistoj, amasaj maldungoj kaj fabrikfermado, pli altiĝinta nombro de senlaboruloj, plialtigitaj impostoj kaj kontribuoj — estas la fruktoj de la unua pasinta jaro, reginta laŭ la plano de Daves.

En Ruhrteritorio estas fermitaj laborejoj unu post alia. Ĉiutage senlaborigo de proletoj okazas. Ankoraŭ ne valoras la novaj kontribuoj, kaj salte jam altiĝas la prezoj por gravaj nutraĵoj. La bienposedantoj intence retenas siajn produktojn, por havigi al si pli poste kromprofitojn.

La oficiala nombro de subvenciitaj senlaboruloj estas 200 000, sed laŭ la plej novaj detalajoj ĝi superas 1 000 000 entute. Ankaŭ burĝaj gazetoj devis tion konfesi.

Intertempe eĉ pli akriĝis ekonomiaj cirkonstancoj, disvolviĝis agresemo de kapitalistaro. Plimalaltigo de la salajro kaj plilongigo de la labordaŭro estas la celo de la fiuloj. 150 000 masonistoj troviĝis dum kelkaj semajnoj en strikbatalo, kaj kiel krono la konstrupotenculoj lokaŭtis ĉiujn masonistojn en Tutgermanio.

Al 200 000 teksalaboristoj oni anoncis la maldungon por la 5a de septembro.

En diversaj strikagoj disaj la laboristaro provas deturni sian sorton.

Eminenta pliakriĝo de klasbatalo komeniĝis, postulante de laboristaro ĉiujn fortojn por ne esti venkito en tiu, ne forturnebla kunpuŝiĝo de la klasoj, ĉar nova Daves-jaro alportos ankoraŭ pli da katastrofaj okazajoj.

Voko.

Esperanto en Praktiko

Se ni ekrigardus la esperantan movadon birdperspektive oni vidus ĝin kiel monderon agante duflanken — propagande kaj praktike. Ja pratempe la propagando estas ĉefa sed tuj poste, uzo devas sekvi. Estonteco kuŝas en la utileco.

Por penetrigi ĝin en la vivon mem, neniu taŭgas pli ol realigo en ĉiu fako de la homa aktiveco.

Tiu kiu laboras obstine al tiu penetrigo, en la medio kiun li bone konas; agante tiam, kiam estas taŭga; frapante tie, kie li opinias trafa; ne kriante surtegmente por veki ridaĉojn sed donante servojn por pagi helpojn; tiu laboras por alkroĉi la esperantan al la ĉiutaga simpla vivado.

Firmigitaj de tiaj kelkaj ĝeneralaj principoj iuj kamaradoj de post tri plenaj jaroj laboras komune, sindone, preskaŭ mute por efektivigi la realecon de nia lingvo.

Ili komencis kun preskaŭ nenio. Ili naskigis malgrandan revueton, dupaĝa, poste kvar-, ses-, ok- kaj nun dekdupaĝa, klopodante precipe doni al ilia fako la internacian informadon, kiu tiam mankis; celante starigi veran tutmondan profesian dokumentaron kies valoro obligas atenton pri la ilo kiu permesis ĝin amasigi.

Tiuj kamaradoj estas la poŝt-, telegraf- kaj telefonistoj.

Tiu gazeto estas “La Interligilo de l’ PTT.”

De post kelkaj monatoj naskiĝis ankaŭ “Rapida bulteno de la Interligilo” kiu nun aperas dufoje pomonate, eble baldaŭ semajne.

En la revuo aperas gravaj studaj raportoj, enketoj, informoj, teknikaĵoj.

En la rapidbulteno aperas la lastaj urĝaj fakinformoj, kiuj lasthore alvenis redakcion.

Studi funde; informi rapide. Kompreneble en la Korporacio tiu laboro ne restas malrimarkita. Oni vidis jam numerojn de la revuo eldonitaj de franca, rusa, svedaj, portugala, estonlanda, nacifederacioj. Tre baldaŭ aperos numero speciale zorgita de la Union Post office Workers en Grandbritlando.

La rapidbulteno jam montris ĝian taŭgecon post kelkaj tagoj post la striko en Paris, dank’ al ĝi, svedaj, britaj fakgazetoj represis la plenan raporton de tia fakto!

Fine estas menciinde ke Interligilo estas nuntempe la sola, eĉ kalkulante alilingvajn, fakorgano internacia en PTT. medioj kiu tiel bone informas rapide kaj objektive.

Ĉiuj kolegoj, kiuj legos tion estas speciale petataj veni apud ni, kunhelpi, kunverki, kunlabori, kunpuŝi por enpenetrigi perlabore esperanton en niaj medioj.

Petro Filliâtre, la gvidanto.

P. S. La kolegoj kiuj mencios tiun artikolon abonante rajtas postuli de ni, de nun, rabaton de jarabono: t. e. ili nur pagos 10 fr. frankojn por Interligilo kaj por la Rapidbulteno. Adreso: Interligilo 54 rue Custine-Paris 18.

— paĝo 5 —

SENNACIULO 5

EL ANGOLA

Vivo kaj moroj de indiĝenoj

III (Daŭrigo).

Familia vivo — Geedziĝo

La Kibala-fraŭlo ofte agas multe pli simple kaj rapide. Kiam li ekvidas la plaĉan por li virinon, tiam li deprenas el la zonumo la ujon de l’ monŝparajoj kaj geste montras al ŝi monereton da 30 aŭ 50 centavoj. Se ŝi akceptas tiun monon, tiamaniere ŝia koro konfesas sin kaptita, kaj la feliĉulo tuj marŝas por peti ŝin de ŝiaj gepatroj, kiuj fordonas la fraŭlinon kontraŭ donaco de 12 aŭ 15 eskudoj kaj unu vestotuko por ŝi. Sed tia ne estas tute ĝenerala kutimo. Oni uzas ankaŭ la peton de la geonkloj aŭ de la gepatroj, ĉu senpere, ĉu pere de aliulo, sen ke la fraŭlino estus antaŭe pridemandita. Kaj, se la familio decidas fordoni ŝin, la forŝirado de la harligoj aŭ ia ajn montro de antipatio utilos por nenio al la fraŭlino. Ŝi devas transloĝiĝi samkiel bovino ŝanĝas stalon, ĉar ŝia mizera kondiĉo de ino senvola ne permesas al ŝi la elekton aŭ la malobeemon.

Male, la fraŭlo el Libolu montriĝas pli pacienca kaj . . . pli forŝtelita. Post elekto de sia belulino, li petas ŝin (aŭ komisias iun por tio) kun la unua oferdonajo, kiu devas laŭ uzado konsisti el botelo da konjako, kelkaj buloj da tabako, unu pipo kaj unu naztuko. Se la gepatroj konsentas, la geedziĝo estas decidita. Tri monatojn poste, la fianĉo devas oferi novan donacon konsistantan el monsumo inter 12 kaj 30 eskudoj kaj alia botelo da konjako krom certaj ajoj (fosilo, tabako, vitrobuletoj, ktp.) postulitaj de la tradicio. Sed la fianĉino ankoraŭ restas en la gepatra hejmo ĝis kompletigo de la hejmajaro. Du monatoj ankoraŭ devas pasi ĝis la tago de la geedziĝa festeno, kaj tiam la fianĉo devas donaci al sia bopatrino monsumon da kelkaj eskudoj. La fianĉino, akompanata de kelkaj invititoj kaj amikinoj, al kiuj la fianĉo oferdonas naztukojn, estas akceptata, ĉe siaj bogepatroj, de la patrino aŭ de onklino de l’ fianĉo, kaj ĉi tiu estas tenata atendi ankoraŭ dum 5 aŭ 6 tagojn antaŭ ol revidi la edzinon kaj fali en ŝiajn brakojn.

La virino ĝenerale edziniĝas post la 15-a jaraĝo. Sed la edziniĝo povas esti decidita multe pli frue, kvankam la unuiĝo devos okazi nur post atingo de tiu aĝo. Ĉiu indiĝenino, kiu gravediĝas pro siaj fraŭlinaj petolajoj, estas devigata edziniĝi al viro konsiderata kiel patro, eĉ kiam ĉi tiu jam estas edzigita.

La poligamio — kiel mi jam skribis ĉi-supre — vere ne ekzistas. Edzino povas esti nur unu: la unua; ĉiuj ceteraj estas kromvirinoj permesitaj laŭ la moroj. Ili ne vivas komune, por ĉiu virino estas domo. Kaj la unua konservas ĉiam aŭtoritatecon super ĉiuj ceteraj.

La unua geedziĝo nur povas likvidiĝi tiam, kiam estas kialo por eksedziĝo. La cetera geunuiĝoj rompiĝas senregule kaj ne bezonas por tio pravigan kialon. La malbonagoj, la frapadoj kaj la senpotenceco de la viro pravigas la eksigon flanke de la edzino; siaflanke, la adulto, la senfrukteco, la neakordigebleco de temperamentoj rajtigas la disiĝon al la edzo. La adulto, tamen, nur malofte okazigas la disiĝon, ĝi estas krimo facile solvebla per pago de la koncerna monpuno. Oni povas ofte konstati familiojn, kiuj profitas la adultajn interrilatojn de la edzino, kiel unu el la plej gravaj familienspezoj.

La rajtoj de la gepatroj koncerne al la gefiloj treege diferencas inter la diversaj indiĝenaj rasoj. Inter la Ba-Sele, Amboim kaj Ba-Pinda la gefiloj kunsekvas la patrinon, ĉar, laŭ ili, “la bovidoj apartenas al bovinoj.” Tiu kutimo, samkiel tiu de la edziĝopeto prezentita al la patrinaj onkloj, devenas ankoraŭ el la praa patrinestreca reĝimo. Ĉe la indiĝenoj el Kibala kaj Libolu la gefiloj kunsekvas la patron, kio jam reprezentas la reĝimon de la patrestreco kaj la submetiĝon de la virino al la viro. La posedajoj de la paro estas dividataj laŭ ilia deveno: al edzino apartenas tio, kion ŝi alportis en la hejmon, kaj la edzo konservas tion, kion li posedis. Se la eksedziĝo estas okazigita pro la edzino, la edzo rajtas postuli de ŝiaj gepatroj la valorsumon de la geedziĝaj donacajoj.

J. P. B.

Unuaj pioniroj de laborista Esp.-movado

Kronologia skizo ĝis la jaro 1921

Esperantismo — movado esence tutmonda kaj komune-homa neeviteble devis aliĝi al aliaj tutmondampleksaj movadoj, celantaj praktikajn akirojn en medio internacia.

La komenco de XX-a jarcento, evoluanta sub la signo de socia kaj ekonomia rekonstruo, sub la minaco de ĉiam kreskanta laborista movado, — pleje eluzis Esperanton tiudirekten.

Jam en novembro de la jaro 1903, kiam la nombro de esperantistoj estis tre malgranda en Stockholm fondiĝis unua laŭtempe “Esperanta Klubo de l’ laboristoj”.

La 1. januaro 1905 ĝin sekvis fondo de “Grupo Esperantista de laboristoj” en Frankfurt a. M. En la sama jaro en Parizo fondiĝis “Grupo Liberecana-Esperantista”. Kelkaj agemaj samideanoj kaj kamaradoj decidis entrepreni vastampleksan internacian laboron. La ĉefan laboron gvidis tiutempe franca kamarado F. Blangarin (Fi-Blan-go).

Dum jaro 1906 ekaperis kelkaj broŝuretoj de la kolekto “Paco — Libereco”. Ekfunkciis regule aperanta gazeto “Internacia Socia Revuo”. En j. 1906 fondiĝis unua ekstereŭropa proletaria unuiĝo: “Esperanto Socialist Club” en Philadelphia. Ĉe la Komenco de la jaro 1908, krom la cititaj ekzistis ankoraŭ — Alĝeria laboristaro” kaj “Laborista grupo” en Rio de Janeiro.

La grupoj dume cititaj estis la unuaj lokaj Esperanto-laboristaj societoj. Tamen baldaŭ sekvis ilin kreo de naciaj kaj internaciaj unuiĝoj laboristaj esperantistaj.

Dum la II-a Universala Kongreso Esperantista la 2. septembro 1906 okazis en Ĝenevo — unua internacia kunveno de “Ruĝuloj”. Ĉeestis kamaradoj el Francio, Anglio, Britio, Germanio, Aŭstrio, Svisio, Polio kaj Manĝurio.

Ankoraŭ pli frue, dum aprilo 1906, Nacia Hispana Kongreso de Socialista Junularo, unua el la vico de kongresoj sekvontaj, aprobis kaj akceptis uzon de Esperanto. De tiu tempo komencante, la movado esperanta inter laboristaro ĉiam pligrandiĝis kaj kreskis. Kaj se la aŭtoritatuloj iafoje substrekadis sian ignoron por Esperanto (ekzemple dum la Kongreso Internacia Socialista dum 1907), despli intense Esperanto evoluis kaj progresis en la vastaj rondoj proletariaj, ekkomprenintaj la veran valoron de tiu internacia ligilo.

Je la komenco de la mondmilito, en la jaro 1914 ekzistis jam pluraj profesiaj internaciaj unuiĝoj esperantistaj (fervojistoj, maristoj, presistoj, poŝtistoj k. a.); ekzistis “Nederlanda Federacio de Laboristoj-Esperantistoj” (N.F.L.E.), “Bohema Laborista Asocio Esperantista”, “Germana Laborista Esperanto-Asocio”, Fédération Syndicale Espérantiste” kaj internacia “gruparo de socialistoj unuiĝintaj — Liberiga Stelo“. Krome en diversaj landoj, eĉ en malproksima Ĉilia respubliko ekzistis lokaj laboristaj kaj revoluciemaj grupoj esperantistaj. Krom la “Internacia Socia Revuo” — aperadis revoluciemaj kaj laboristaj Esp-o-gazetoj en Francio, Bohemio, Germanio, Ĉinio kaj Japanio.

La ektondroj de la tutmonda militego grave malhelpis al libera kaj prospera evoluo de ruĝa esperantismo. Tamen la ekzistintaj grupoj kaj unuiĝoj daŭrigis sian laboron; kaj en Anglio ekzemple en jaro 1916 fondiĝis eĉ nova “Brita Esperanta Socialista Ligo.

Speciale en Rusio ĝis la revolucio de la jaro 1917 neniu Esperantista laborista organizajo ekzistis kaj povis ekzisti. Tamen kiel montras la dokumentoj de la cara ĝendarmaro, kiuj nun trafis en la manoj de CK SEU, — jam tiutempe Esperanto estis aktive uzata kaj praktikata en rusiaj rondoj revoluciaj.

Post la revolucio marta de 1917 en Petrogrado kaj Moskvo tuj fondiĝis lokaj grupoj de esperantistoj — socialistoj. La 1. majo 1917 ambaŭ grupoj partoprenis la manifestaciojn kaj unuafoje demonstris la unuigitan simbolon de verda stelo sur ruĝa standardo.

Tiujare estis publikigita ruslingve speciala “Manifesto de Unuiĝo de socialistoj-esperantistoj” (R. Civinski). Tamen inter la rondoj revoluciaj esperantistaj la ideo pri iu speciala “SE-ismo” ne havis subtenon.

Dum la unuaj monatoj post la marta revolucio preskaŭ ĉiutage naskiĝis novaj politikaj partioj. Unu el ili — “Tut-

— paĝo 6 —

6 SENNACIULO

monda Unuiĝo de Socialistoj” enkondukis en sian programon eĉ postulon pri tuja kaj senkondiĉa akcepto de Esperanto kiel lingvo internacia.

Je la fino de 1917 en Petrograd aperis 2 n-oj de socialista revueto “Torĉo”.

Dum 1918 en Samara estis organizita oficejo de Esperantistoj-Socialistoj, en Saratov fondiĝis revolucia esperantista organizajo “Libera Torento” kaj Esperanta frakcio ĉe gubernia organizajo de RKP(b.).

Estis kelkaj provoj unuigi la fortojn de rusiaj revoluciaj esperantistoj. Je la komenco de 1919 en Moskvo estis kreita Tutruslanda Esperantista Komunista Federacio, fakte baldaŭ mortinta. En novembro de 1919 en Samara estis proklamita fondo de ESKI (“Esperanta Sekcio de Komunista Internacio”, poste “Esperanta Komunista Internacio”).

Tamen tiuj provoj ne multe sukcesis. Esperanto bezonis pli vastan kampon por agado kaj ne povis sin limigi per unu frakcio revoluciana.

Finfine dum majo 1921, dum III Tutruslanda Kongreso Esperantista en Petrograd, estis fondita Sovetlanda Esperantista Unio. Nova unio celis unuigi ĉiujn sovetlandajn esperantistojn, akceptantajn la idealojn de proletaria revolucio kaj soveta ŝtatsistemo.

Samjare dum la XIII. universala Kongreso Esperantista en Praha estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda.

Esperanto kiel ilo de revoluciaj rondoj eniris en novan fazon de sia evoluo.

E. Drezen.

Alvoko

Ĉiuj kamaradoj esperantistoj-laboristoj, precipe SAT-anoj, kiuj partopenas ian-ajn delegacion veturantan Sovet Union, bonvolu antaŭ forveturo nepre sciigi Leningradan SAT-peranton — k-don S. Podkaminer, Leningrad, Petropavlovskaja, 4, kv. 34. — Tiam kamaradoj alveturantaj estos gasteme akceptataj kaj akompanataj.

Ĉiuj esp. laboristaj gazetoj estas petataj, nepre represi ĉi-tiun alvokon.

Leningrada SAT-grupo.

Grava peto al la virino

La ĉiumonata oficiala organo de virinfako en Laborista Partio “Laborista Virino” decidis enpresi Esp. leterojn. Necesas salutoj (eble por la Kristnaska festo) priskribo de la vivkondiĉoj, de kostoj de la vivrimedoj, de la kunvenoj kaj organizado inter la virinoj ktp., kaj ĉiuokaze de la virinvidpunkto. Ĉefe plaĉas al ni letero de orientulinoj. Helpu la vivplenan virinmovadon tie ĉi kaj ankaŭ pruvu la utilecon de Esp. al laboristvirino. Almenaŭ poŝtkarton sendu al: k-do M. Starr, 25 New St., London S. W. I. Ni sendos al ĉiuj ekz. en kiu ilia letero aperas.

Germanlingvanoj!

Flugfolioj por SAT kaj Esperanto estas ankoraŭ haveblaj ĉe: k-do H. Muravkin, Küstriner Strasse 8, IV., Berlin-Halensee.

KORESPONDEJO

3398. — Via manuskripto ne estas klara, bedaŭrinde ni ne povas uzi ĝin, estonte bonvolu skribi ĝin nur unupaĝe.

1897. — Korespondanoncojn ni enpresas nur post antaŭa pago.

F. kaj L. — Alvenis via manuskripto, sed kiu estas F. kaj L.?

3717. — Via raporto aperos mallongigite kaj sen la fotografajo.

4554. — Kvankam viaj artikoloj taŭgas pli en porpropagandaj gazetoj, ili tamen aperos en okazo de bezono.

Red.

ELDONKOOPERATIVO

BIBLIOTEKO DE SENNACIULO.

Kamaradoj, certa tempo pasis de kiam ni publikigis en Sennaciulo la entreprenon pri eldono de “Biblioteko de Sennaciulo”. Volonte ni estus daŭrigintaj nian planon skizitan, se la kamaradaro estus nin sufiĉe subteninta, almenaŭ tiel, ke ni havus 500 abonantojn al tiu Biblioteko, t.e. ke nia kondiĉo estus plenumita. Sed bedaŭrinde ĝis nun nur anoncis sin 80 abonantoj. Tamen, por ke nia plano ne rustu, ni klopodos daŭrigi la eldonadon de tiuj verketoj neperiode, laŭ financa forto. Ni intencas eldoni 3 seriojn: a: scienca, b: literatura, c: soci-politika. Ĉiu serio enhavas 4 volumetojn, kompreneble, se la manuskripto de la aŭtoro ne superas la fiksitan prezon de la verketo, se ĝi tro superas la fiksitan prezon, ni estos devigataj eldoni duoblan volumon, ĉar la verkon ni ne povas dividi. Post sufiĉa pripensado ni nun ankaŭ povas sciigi la poekzempleran prezon de ĉiu verketo, same ankaŭ la prezon por la abonantoj. Ĉiu serio estas ankaŭ aparte abonebla. La abonprezo por unu serio estas 2,— mk. germ.; por ĉiuj 3 serioj 6,— mk., la prezo por unuopa ekzemplero estas 0.60 mk. Tiuj kamaradoj kiuj ĝis nun anoncis sin sed ne pagis, validas kiel abonantoj nur post pago de la koncerna abonsumo. La samo ankaŭ valoras por tiuj kamaradoj kiuj nur partpagis. Do kamaradoj, en viaj manoj nun kuŝas la prospero de nia plano kaj ni atendas vian intensan subtenon por efektivigi ĉi-planon.

LA ELDONKOOPERATIVO.

Rapida riĉiĝo

Sinjoro Johano D. Rockefeller (Rokifelo) surprizas la mondon per siaj kolosaj donacoj. Sed li ankoraŭ estas malproksima de la mizerulejo. Mi jus faris malgrandan kalkulon, kaj mi trovas, ke laŭ la plej lastaj kalkuloj, li akiras duonan funton sterlingan posekunde aŭ 1800 funtojn pohore. Inter la 1-a kaj 4-a horoj matene, dormante, li akiras pli da mono ol estas la salajro de l’ angla ĉefministro, aŭ tiom kiom 50 farmlaboristoj ricevas por si dum tuta jaro.

3398

KRONIKO

Sovet-Unio

Tver. 20. okt. komencos funkcii kun la konsento de agitprop. fako de gub. kom-to RKP (b), la ŝtataj Kursoj de Esperanto ĉe Tvera fako de prof. klerigado. Tio estas jam la dua ekzemplo de tute oficiala ŝtata instruado de esp. en Sovetio (unua ekzemplo en Kiev) kaj ĝi havas grandegan signifon, ĉar montras al altiĝanta intereso de Soveta registaro kaj kom. partio pri esp. administros kursojn k-do Varankin. Instruos: Sapekin, Filippova, Varankin kaj Genoviĉ: Kursoj ĉiuflanke estas egalrajtaj al aliaj profesiaj kaj teknikaj lernejoj, subiĝantaj al fako de prof. klerigado kursoj havos tri grupojn: elementan, superan kaj pedagogian.

Kursoj de esperanto ĉe Tvera urba komjunul-komitato estas finitaj. En mezo de oktobro komenciĝos kurso kun novaj aŭskultontoj, delegotaj de komjunul-ĉeloj.

Gubernia komitato de SEU organizis fakon de Int-nac. Koresp. por larĝa aplikado de ricevataj en Tver eksterl. let. ĉe raportoj en laboristaj kunvenoj pri klasbatalo en tuta mondo, por represigo de interesaj let. en sovetaj, partiaj kaj murgazetoj kaj por helpo al dezirantaj lab. organizajoj organizi int-nac. koresp. Eksterlandaj k-doj estas petataj sendi let. ĉu senpere al tiu fako, ĉu pere per ĝi al Tveraj profesiaj, partiaj kaj kom-junulaj organizajoj.

Komenciĝis kurso de esp. en Klubrondetoj de Kavaleria Lernejo kaj de unuiĝo de poŝt-telegrafaj laboristoj.

Gub. komitato de SEU nuntempe intertraktas kun administracio de kvar duagradaj lernejoj pri enkonduko de esp., laŭ la koncernaj rezolucioj de komjunulkunvenoj de ĉi-lernejoj. La Gubernia fako de popola klerigado principe ne kontraŭdiras.

SAT-ano 1116.

Nederlando

Wormerveer. — Kamaradoj. — Ni denove abonis je Sennaciulo triafoje por 3 monatoj. — Ĉiuj anoj legas fervore sian gazeton. — Je 27. sept. ni akceptis viziton de juna SAT-ano el Estonio, kiu laboras kelke da tempo en nia Nederlando. — Ni pasigis kun tiu kamarado agrablan tagon. — Oni fotografis nin en la parko. — Preskaŭ ĉiuj anoj neniam renkontis kaj parolis kun fremdulo. — Esperanto estis nia nura lingvo — kaj perfekte ni ĉiuj interkomprenis. — Ni per skriba kurso varbas eble kelkajn novajn anojn por SAT.

k-do G. Woud.

Amsterdam. 2. okt. 1925. Post la Unua Nederlando Espo-Kongreso en Hilversum, propono al nia klubo, ke ni estonte propagandu, (kaj agu laŭ) la SAT-principoj estis akceptita kaj ni ŝanĝis la statutojn, tiel ke nun ili estas konformaj al tiuj de SAT.

— paĝo 7 —

SENNACIULO 7

La intenco estas, ke ni formu la unuigon de SAT-anoj en Amsterdam, kaj estu la peranto inter SAT kaj ĝiaj A’damaj membroj, tiel aldonis al antaŭa nomo (Esp-ista Studa Klubo) la nomon SAT-grupo A’dam.

Pasintan lundon ni ree faris paŝon antaŭen, akceptante la proponon, ke depost la 1. januaro 1926 ĉiuj el niaj membroj je kosto de la klubo povos fariĝi membro de SAT. (Siatempe mi sendos la kotizon).

Al la diversaj ĉi-tieaj organizajoj laboristaj ni dissendis cirkuleron en kiu ni oferas nian helpon por eksterlandaj interrilatoj ktp. La 20. septembro ni partoprenis mitingon de CPH (Kom. Partio Holanda) kaj NLS (Nacia Labora Sekretariejo) kontraŭ ministro-prezidanto Colyn. Ni kunportis insignoforman, grandan “standardon” kiu tre altiris la atenton. Kaj proksiman dimanĉon ni partoprenos la demonstracion “Manojn for de Ĉinio!” Tiamaniere la afero de SAT en Amsterdam vigliĝas, malgraŭ la malhelpo de la ĉi tiea “neŭtrala” societo. En la jarlibro 1924 troviĝas nur unu Amsterdama SAT-ano, en 1926 estos almenaŭ 15!

Gerard H. Bosma, sekretario SAT-grupo A’dam

LASTAJ NOVAĴOJ

El Kapstadt oni anoncas la finiĝon de marista striko.

En Paris polickomisaroj reviziis ĉe la kom. gazeto “Humanite” kaj konfiskis pluran flugfolian materialon diversan.

En Donawitz kaj Schönau la minejaj laboroj estas multe limigataj. Oni intencas okupi la laboristojn nur ankoraŭ dum du tagoj posemajne.

La Hamburga senato malakceptis la peton ke Adolf Hitler (konata gvidanto en la faŝista movado) paroli publike en Hamburg.

La striko de la britaj maristoj en Sudafriko kaj en ĉiuj britaj havenoj, escepte de London, finiĝis. Oni atendas, ke London kaj Aŭstralio sekvas la donitan ekzemplon.

En Greiz kaj ĉirkaŭajo la masonistoj eniris la strikon.

La denova komenco de la german-francaj ekonomitraktadoj estas prokrastitaj ĝis 20. oktobro, ĉar unu el la francaj traktantoj ne povas sufiĉe frue reveni el Budapest al Paris.

Informitaj medioj atribuas grandan politikan signifon al la nuntempe en London troviĝanta belga Financkomisiono.

La prezidanto de l’ Tutrusia Kooperativa Unio, Ĥinchuk, alvenis Londonon. Li esploros la efikecon de l’ rusaj komercorganizajoj kaj la eblecon por plua evoluo de l’ eks- kaj importo.

La angla kabineto laŭtigis la deziron, doni pluajn rajtojn al la ŝtata sekretario por internaj aferoj, pli energie procedi kontraŭ la komunistoj.

En Madrid kvar studentoj, ĉe kiuj politika kaj porrevolucia propaganda-materialo estis trovita, estis arestitaj.

Pro salajrodiferencoj la organizajoj de la labordonantoj decidis la lokaŭton por la tuta kemia industrio en Bavaria depost 21. oktobro.

La Diktatoreco de la Ĵurnal-Posedanto

Pli potenca ol reĝo kaj parlamentanaro estas nun en Britio la milionuloj Rothermere, Beaverbrook kaj Berry. Ĉiutage la ĉefĵurnalo de Rothermere vendiĝas je 1 700 000 ekz. Beaverbrook per sia ĵurnalo ŝanĝas politikon de la registaro. Berry nun posedas 10 ĉiutagajn ĵurnalojn, 5 ĉiudimanĉajn ĵurnalojn kaj 120 aliajn. Ĉefe intime li laboras kun la karbposedantaro. Kontraŭbatalante la Daily Herald ne atingis la disvendon de 500 000.

Je memoro de la 400jara datreveno de l’ kampulbatalo apud Böblingen 1525

(Daŭrigo)

La eklezio akceptas egajn donacojn de la potenculoj el tereno rabita de kampuloj. La potenculoj tiamaniere subaĉetas la favoron de la ĉiopova papo. Sed tio ankoraŭ ne sufiĉas. Kampulo, kiam vi ne oferadas al eklezio, jam estas via animo en la purgatorio. Tiamaniere oni de kampulo ankoraŭ ruze forŝtelas, kio restis al li post la prirabado.

La multaj konfliktoj kaj militoj alportis ankoraŭ apartajn malfacilajojn. Dum monatoj devis servuti la kampulo kaj sin disponigi sur la batalejo. Se li volis esti liberigota de tiu servuto, tiam li nur povis fari tion, cedante sian tutan havajon al tiu aŭ tiu ĉi nobelo. Se nun la kampulo povis resti sur “sia posedajo”, sekve nun ne plu kiel libera kampulo, sed nur kiel vasalo, liverante certan parton de la rikolto. Kun la perdo de la posedajo li ankaŭ perdis aliajn rajtojn, kiel la kunago ĉe juĝejo ktp. tiel ke lastfine la ĝisnuna vilaĝjuĝejo de ĉiuj kampuloj estis transformita en kortega juĝejo de la grafoj kaj kavaliroj. Tiamaniere la potenco kaj posedajo de la franka imperiestra oficistaro, disvolviĝis en la regiono ĉirkaŭ Böblingen, kiel aliloke. Dum tri tagoj po semajno la servutuloj devis servuti ĉu sur la bieno aŭ dum ĉaso. En kia kodo estas dio, ilia sinjoro, al ili doninta tian potencon, ke ni mizeruloj devu servute kulturi ilian posedajon, kaj nome nur dum bela vetero, sed dum pluvovetero pereu nia kun ŝvito perlaborita propra rikolto. Dio volu en sia justeco ne toleri ĉi kruelan papilian kaptejon, ke ni mizeruloj estu tiel forpelitaj. Plendas la kampulo je la fino de la XV. jarcento.

En la jaro 1493 estas per perfido malkaŝita sekreta kampulunuiĝo en Alzaco, kiu portas la nomen Bundŝu, laŭ la kradaja ligita piedvesto de la kampuloj. Ni estas la kampuloj, kiuj punas la nobelojn, estas ilia signalvoko. La unuiĝo estis perfidata de kampulo, kiu konfesis tion al la pastro, (1513) dum ilia genia organizanto Jost Fritz ¹) forigis la standardon kaj devis plurfoje rifuĝi. La fajrero de la ribelo daŭris ardeti sub la cindro, trovis sufiĉan nutrajon, por, komencinte en fino de 1524 dum printempo 1925, flamihele ĉielon. En supra Ŝvabio ²), en la Nigra arbaro, en Svisio, Tirolio, Alzaco ĉie ekribelas la kampuloj. La situacio estas favora. La Ŝvaba ligo troviĝas kun sia urĝa helpo en batalo kontraŭ Ulriko (duko). Al la duko Ulriko mankis la mono por salajri siajn dungitojn, ili iris hejmen. Nun la ribelaj kampuloj elrabis la abatejon Marĥtal en la Danubvalo. Kun 7800 piedulojn kaj 2000 rajdantoj la nobelo Georg de Waldenburg marŝas kontraŭ la ribelantaj kampuloj. Brave la kampuloj sin defendas, sed baldaŭ mankas la municio, nun la liguloj sub kavaliro G. povas ataki, 500 kampuloj mortfalas, 400 dronas en la Danubo, la aliaj rifuĝas, kun peno sukcesas la gvidanto Jakob Wehe ankoraŭ marŝigi 2000 virojn kontraŭ la liguloj. Post minaco de la kavaliro ili elliveras la bravan Jakob Wehe, kiu estas senkapigita. Lin anstataŭis Florian Geyer ¹), kiu perdis batalon ĉe Wurzach. Samtempe alia amaso da kampuloj estis antaŭ Weinsberg por “iri alporti paskajn ovojn”. La famo de Wurzach ekfajrigis la kampulojn. Venĝo por la 7000 de Wurzach, venĝo por Jakob Wehe! eksonas la krio. Kiel katoj la “Nigra aro” de la kuraĝa Florian Geyer supren grimpis la kastelmurojn de Weinsberg. Sub la pik- kaj batarmiloj falas la defendantaro. La flago de la “Nigra aro” flirtas post iom da tempo sur la kastelo. Pordegoj krakas kaj rompiĝas. Amase invadas la Hela aro de la unuigitaj kampultrupoj. Feŭdulkranioj estas fendataj. Tiranojn oni saltigas malsupren de la preĝeja turo. La gvidanto de la militistaro Helfenstein kun kelkaj aliaj estas kaptita kaj transdonita al Jäklejn Rohrbach, gastmastro en Böckingen, por gardi ilin. Sed Jäklejn havas malmulte da disciplino, nur egan malamon kontraŭ la oligarkio.

(Daŭrigota) Kompilis: H. N. (511).

¹) Reorganizinto de la “Bundŝu” 1502, iama soldato kaj ĉiurilate distinga karaktero. ²) Parto de la hodiaŭa Virtembergo kaj Bavario ĝis konstanca lago.

¹) Franka Kavaliro, vidu Prol. Kantaro paĝo 82 murdita de sia bofrato pro Klasperfido

— paĝo 8 —

8 SENNACIULO

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantajo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Germanio.

— K-do Kurt Putz (kompostisto), Augustastr. 23, Straŭsberg i. d. Mark, pri anarkismo, sindikalismo, esp.- sport- k. junularmovadoj, L, PK, PI, bfl., k. ĉ. l.

— K-do W. Hoyer, Fabrikstr. 28, Altenburg i. Th. dez. koresp, k. interŝ. PM.

— K-do Georg Richter, Kuglerstr. 151, Berlin, dez. koresp. k. ĉ. l. PK, PI.

— K-do Walter Wolf, ferv. asistanto, Leipzig, Güterabfertigung Bayerischer Bahnhof, dez. koresp. k. interŝ. L, PK, PI, bfl, PM, certe resp.

Litovio.

— K-do Ŝ. Trejvas, Vaiku Namai, Pilies 13, Kaunas, dez. koresp. esp., ruse k. jude.

Sovet-Unio.

— K-do D. Albanov, Krapivnaja, 21, Saratov, pri sociologio, organizo kaj praktikado de kooperacio.

— K-do E. Tuljakova, prospekt Karla Libknehta 63, kv. 15, Leningrad, dez. koresp. kun liberpensuloj el ĉ. l.

— K-do Albanov, Arkadak (Saratov. gub.) pri sociologio kaj vivkondiĉoj en div. landoj precipe kun ekstereŭropaj, L, PI.

— K-do Pavilionov, Otrjad Jun. Pionerov, Gosud. Elektrost. Elektroperedaĉa, Bogorodsk. u., Mosk. gub., k. ĉ. l.

— Ĉefa inĝeniero de Radio-fako MGSPS. (Moskva Gub. Sindikataro) k-do A. Vinogradov korespondas kun radiistoj-specialistoj de tuta mondo. Interŝanĝe sendas rusan gazeton “Radio-Amatoro”. Akurate respondas. Adresu: Al inĝ. A. V. Vinogradov, Radio-stacio MGSPS, Bol. Dmitrovka 1, Moskvo.

Redakcio de ĉiumonata studenta ĵurnalo

„Ruĝa Standardo”

Чырвоны Сьцяг

petas ĉiulandajn studentojn partopreni en ĝi sendante artikolojn kaj artikoletojn pri demandoj de supera lernejo kaj pri vivo de studentaro. Ankaŭ tradukoj el gazetoj pri studentaro de Sovet-Unio kaj Blankrusio.

Adreso: Sovet-Unio, Blankrusio Minsk, Poŝtkesto 33.

Al redakcio de studenta ĵurnalo “Cyrvony Stjag”.

Alvoko!

Al ĉiulanda gekamaradaro.

Kamaradoj! Kiuj el vi estus bonintence helpemaj al mi en la kolektado kaj kunmetado de l’ studmaterialo pri la ekonomibatalo de l’ proletaro?

Bonvolu respondi la jenan enketon laŭ la demandoj. Mi petas nur fideblajn kaj realajn respondojn tute objektivajn, nur ekonomicele okazintajn kaŭzojn de l’ strikoj.

  1. Kiom da ekonomistrikoj okazis de 1904 ĝis 1914?

  2. Kiom da strikoj el ili sukcesis, kiom estis venkitaj?

  3. Kiom da salajro-altigo estis atingata per la strikoj dum daŭro de ĉi 10 jaroj? (en procentoj).

  4. Kiom da plikariĝo de l’ vivbezonajoj okazis dum ĉi 10 jaroj? (ĝenerale en procentoj).

  5. Antaŭ aŭ post kiuj sukces-strikoj okazis rimarkinda plikariĝo de l’ vivbezonajoj? (mencii la jarojn de l’ strikoj).

  6. Antaŭ aŭ post kiuj venkitaj strikoj okazis rimarkinda plikariĝo de l’ vivbezonajoj? (mencii la jarojn de l’ strikoj).

  7. Kiom foje la proletaro sukcesis sen striko, okaze de malvalidiĝo de l’ kolektiva porsalajra kontrakto pli altigi la salajronivelon de l’ antaŭpasinta jaro? Kiom foje ĝi malsukcesis certigi la salajro-nivelon de l’ antaŭpasinta jaro, sed nur sub ties nivelo (informo nur pri unu ĉefindustria branĉo kaj en procentoj mencii ambaŭokaze la jarojn).

  8. Ĉu okazis memvola pli altigo de salajro flanke de l’ kapitalistoj nur post konstato kaj deziresprimo de l’ Proletaro? (mencii industrion, jaron kaj procenton).

  9. Mallonga karakteriza skizo pri la plej sukcesa striko (rimarkindaj ekonomikaŭzoj de l’ eksplodo kaj venko tempdaŭro de l’ striko, postulo en procentoj, jaro ktp.

  10. Mallonga karakteriza skizo pri la plej kruele venkita striko (same kiel demando 9-a).

Samajn respondojn mi petas por la jardeko 1915—1924. La respondoj povas koncerni aŭ ĝenerale la tiulandan ekonomimovadon, aŭ nur unu el la ĉefindustriaj branĉoj sed ambaŭkaze mencii ĝian kvaliton.

Mi tre volonte ŝanĝus opinion kaj deziras ekkoni diversajn direktivprincipojn pri ĉi temo kaj deziras korespondadi kun seriozaj kompetentaj k-doj.

Adreso: Stefano Michalicska, Elektroperedaĉa Bogorodsk. Mosk. gub. USSR.

Peto

Du junaj militliberaj elektristoj spertaj en ĉiuspecaj laboroj serĉas laboron. Kamaradoj kiuj povas al ni donos al ni bonan informon, ni bone rekompencos. Skribu al: k-do Stefano Matejovsky, Sabinovska 33, Prešov (Ĉekoslovakio).

“Amuza Anguleto”

Solvo el la N-ro 1

(Len-o—Len-in’.)

(Lenin kaj Internacio.)

— Pri konata tragediartistino Sarah, kiu estis prototipo ¹) de plej ebla malgraseco, ŝercis unu Pariza gazeto:

Noktmezo sur la bulvardo. Al la angulo de Grand Hotel alveturas malplena kaleŝo. Kiu eliras? Sarah Bernhardt!

Elgermanigis S. Kreĉetnikof.


— Unu ruso venis al medicina regna ekzameno. Rudolf Virĥov metis ian preparaton antaŭ la kandidaton: “Kio estas ĉi tio?”

“Tio estas das Lebber.”

Virĥov: “Unue tio nomiĝas ne das Lebber, sed die Lebber; due tio nomiĝas ne die Lebber, sed die Leber (hepato; elparolu: le j ber) kaj trie tio estas ne die Leber, sed die Lunge (pulmo). Mi dankas vin, sinjoro kandidato.

Elgermanigis S. Kreĉetnikof.

¹) Modelo.

RECENZEJO

Gazetoj

Represis el S-ulo: Le Libéré, (Nice), 31. 7., Mortigoj de ĉinoj (S. 34); 15. 8., Samark. esploroj (S. 36); 30. 8., Ili festas (S. 41). Le Réveil Alsacien, (Strasbourg), 19. 9., Ili festas (S. 41). Toveritar, Astoria (finnausona), 8. 9, Virino en Sov. (S. 33). “Bezboĵnik” (Moskvo), 23. 8., Religiaj parazitoj en Polio (S. 39). “Komunist” (Astrahan), n-o 130, La ordono de diplomataro . . .” (S. 34). “Tverskaja Pravda” (Tverj), n-o 142, Kelkaj strikbildoj el Ĉekoslovakio (S.35); La grenpolitiko en Rumanio (S. 35); n-o 143, Letero el Sofio (S. 37); n-o 145, Letero el Italio (S. 35); Iom pri nuna stato en Finlando (S. 37).

Pri V. Kongreso de SAT: Le Droit du Peuple, (Lausanne), 9. 9.; “Izvestija” (Moskvo), 3. 9.; “Pravda” (Moskvo), 13. 8.; “Komunist” (Ĥarkov), 5. 9.; “Sovetskaja Sibirj” (Novo-Nikolaevsk), 9. 9.; “Krasni Nikolaev” (Nikolaev), 19. 8.; “Tverskaja Pravda” (Tver), 18. 8.; “Trud” (Klinci), 19. 8.; “Sovetskaja Stepj” (Orenburg), 19. 8.; “Uralskij Raboĉij” (Sverdlovsk), 20. 8.; “Krasnoarmejskaja Pravda” (Smolensk), 15. 8.

Mencioj k. div. notoj: Daily Herald, London, 3. septembro, pri S-ulo, 29. septembro, pri sovetl. esp. poŝtkarto, Jung-Spartakus, Berlin, okt., cifera enigmo (kun vorto Esperanto).

La 29. septembro mortis nia aktiva membro k-do

Ogloblin Aleksio

en Popovka (Sovet-Unio) (SAT-ano 5121).

Honoron al lia memoro!

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 57, 29-a de oktobro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 8,4,90,30] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, ĉirkaŭe la teksto «APERAS SAT SEMAJNE»; sub ĝi, en kadro, «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda stiligita titolo «SENNACIULO».

2-a Jaro, N-o 5 (57) — APERAS SAT SEMAJNE — 29. Oktobro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

LUKTADO POR RAJTOJ

La homaro jam de longa tempo sopiras al rajtoj kaj justeco kaj konsideras ilin fundament-kondiĉojn kiel la feliĉon kaj bonfarton de ĉiu aparta familio, eĉ de la tutaj popoloj. La homaro konscias, ke ordo kaj paco povas esti nur en la lando, kie la rajtoj kaj justeco okupas la plej altan staton.

Nekalkulebla estas la nombro de ti-kiuj sian tutan spiritan forton oferas kaj oferis por tiu alta celo, de la tempo de orientaj scienculoj, de verkistoj de l’ antikvaj leĝ-tabeloj, de instruistoj pri leĝoj kaj rajtoj ĝis la gvidantoj de l’ nuntempa moderna profmovado. Servi al tiu celo volis ankaŭ antaŭ multaj centjaroj jam la konfesioj kun miloj da siaj predikantoj, por ĝi batalis kaj batalas ankoraŭ nun oferante sian havaĵon kaj sin mem tiuj idealistoj, kiuj eliris el la labora popolo mem dum nuna kultura evoluo; por ĝi luktadas milionoj da premitoj kaj sklavigitoj.

Ĉi-celon al kiu ĉiuj sopiras, malhelpas atingi unu malamiko: la homo, la plej ĉarma kreitaĵo de la mondo, kun sia inteligenteco, fanfaronemeco, superec- kaj havaĵavidemeco. Ju pli altranga homo, despli fia mondkoncepto. Ne sufiĉas, ke la homo servigas al si ĉiujn naturfortojn, landojn, bestojn, ĉiujn teknikajn kaj kulturajn atingaĵojn por havigi nutraĵon, kun kiel eble plej malgranda peno. Li volas rikolti sen laboro. Li volas ĝui la belecon de la vivo, kontentigi ĉiujn siajn revojn kaj dezirojn, kaj sen penoj akiri ĉi-rimedojn. Li volas regi, riĉiĝi kaj pli multe akiri ol lia salajro permesas.

Li povas tion atingi sole, se li senfruktigas la penojn de sia kunhomo, se li premas kaj subigas lin, ĉu ĉi-tio kaŭzas malprofiton aŭ ne. Por atingi sian celon la homo eluzas ĉion: parollertecon, mensogojn, trompadojn, potencon kaj influon kaj dank’ al kio la homo antaŭ cent jaroj jam sukcesis enkonduki sklavigon. Siajn kunulojn li estigis obeemaj subuloj, li ruzigis veran sencon de la religio, por ke kun helpo de fipredikantoj, inkvizicio, subpremo de popoloj akiri la mond-potencon kaj riĉaĵojn. En nomo de dio-volo kaj de dio enkondukita mondordo oni laŭdis ĉion, kio servis al mondpotenculoj por sklavigo de popolamasoj, por ke la lastaj pacience toleru siajn suferojn kaj mizerojn, dum la unuaj povu trankvile kaj sen malhelpo ĝui sian akiritan profiton.

La homaro kontraŭbatalanta ĉi-sangsoifulojn kaj post malfacila batalo ekopiniinta, ke la fihomoj jam estas forbalaitaj kaj ke la libereco, justeco kaj bonfarto jam akiritaj, treege eraras, ĉar la fihomo sukcesas denove sklavigi ĝin per aliaj novaj rimedoj.

Sub protekto de la potenco kirasita de kapo ĝis piedoj, prigardata per leĝo servanta al liaj celoj, la kapitalismo daŭrigas elsuĉi kaj eluzi la popolojn. La mondo sangas el mil vundoj, batitaj de la nuna sociordo; ĝi ĝemas kaj turmentiĝas enkatenigita kaj subpremita de la malamikoj de l’ justeco kaj rajtoj.

La sklavigita proletara maso devas esti inspirita je nova forto, kuraĝo kaj luktadvolo. Do, malaperu la malnova egoismo kaj anstataŭu ĝin la organizacio, kies celo estu atingi rajtojn kaj justecon nur per socialismo. La pli altaj sociaj klasoj; ili semas nur malamikecon kaj malkonkordon, tamen la popolamasoj, la laboristaro konscia parto de la homaro sentas sin tro trafita, se la konscienco ĝia estas tuŝata de tiuj, kies devo estas laŭleĝe gardi iliajn rajtojn.

Kara kamaradaro, enprofundiĝu do kaj certiĝu, ke ĉio dependas nur de vi mem. Helpu krei fortikan kaj nevenkeblan mason batalpreta kontraŭ maljustecplena kapitalismo. Via celo estu fortika organizacio unueca kun principo: “rajtoj devas esti rajtoj!”

Neŭtralulino.

Spertoj el Sud-Afriko

En sia raporto post ĉi-printempa vizito de Sud-Afriko, la parolanto traktis Natalon kaj ĝian rasan problemon. Antaŭ multaj jaroj loĝantoj bezonis malkaran laborforton, tial ili importis hindajn kuliojn al Sud-Afriko, kiuj tie laboris plimalkare ol la blankuloj. En Natalo estas 140 000 de tiuj hindaj kulioj, kaj ilia malkara laborforto subminas la civilizon de tieaj blankuloj. Ili deklaras, ke ili estas britaj regatoj, ke la plej granda nombro da ili naskiĝis en Sud-Afriko, kaj ke ili volas resti tie.

Ili rifuzas akcepti la registaran proponon reeniri la patrion kun ekstra pago por ĉiu po 10 £.

La Aziano vivas je nivelo en kiu la Eŭropano ne povas ekzisti. La britaj kaj holandaj kapitalistoj profitas je tio kaj preferinde dungas ilin anstataŭ iliajn blankajn konkurantojn. La loĝantoj de Natal plue akuzas la hindojn, ke iliaj specifaj kutimoj kaj lokoj kie ili vivas, estas minaco al publika sano. La parolanto ne konsentas, ke estas necese aŭ juste, apartigi rason, sed estas tuta vero, ke se ne okazos ŝanĝo, ekzistas la danĝero, ke la blanka civilizacio en Sud-Afriko pereos, parte pro hindaj kulioj kaj parte pro la indiĝenoj. Por ke blankuloj povu vivi laŭ sia civilizacio, la solvo estas ekonomia, tio estas, doni al la indiĝeno kaj hindo la saman rekompencon kiel al la blankulo por sama laboro.

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

Sud-Afriko abundas en rasaj problemoj, sed ili estas tute malsamaj ol la problemoj en aliaj anglaj kolonioj, kiel Kanado aŭ Novzelando, kie la maoroj rapide malaperas.

Estas interese scii, ke Afriko ricevas sian nomon pro la fakto ke en 145 a. K. la romanoj venkis Kartagon kaj faris ĝin la ĉefurbo de nova kolonio, kiun ili nomis Afriko.

En Sud-Afriko estas diversaj, rasaj devenoj. Laŭ historia ordo oni trovis, ke la buŝmenoj estis la primitiva tipo de loĝantoj en Sud-Afriko. Tiuj estis sekvitaj de la hotentotoj, paŝtista popolo, kiuj laŭvice estis sekvitaj de la bantua raso, dividita en kelkajn tribojn: zuluoj, svazioj kaj natabeloj. La raso bantua venis el la centraj montoj de Afriko proksimume antaŭ tri aŭ kvar jarcentoj. La tradicioj de zuluoj diras pri severaj metodoj uzataj de unu el iliaj estroj por plibonigi la korpan forton de lia popolo. Li altrudis la plej malfacilajn devojn al siaj viroj, kiuj postulis ilian tutan forton kaj toleremon. Tiuj, kiuj malsukcesis, estis senkompate mortigataj; kaj ĝis nun, la zuluoj reverencas la memoron de tiu ĉi estro, kiu plialtigis la prestiĝon de sia raso.

Ĉirkaŭ la provinca kapo troviĝas granda nombro de diversaj kolorhaŭtaj popoloj miksitaj de blankuloj kaj nigruloj; kaj tiuj malfeliĉuloj estas malestimataj de la blankuloj kaj de nigruloj. Estas certe eraro de la flanko de blankuloj trakti tiujn ĉi homojn kiel pariojn, ĉar en okazo de konflikto estonte inter la blankaj kaj nigraj rasoj en Sud-Afriko, tiuj kolorhaŭtuloj povus certe esti utilaj pro siaj cerboj kaj estreckapablo. Plue estas la problemo de la “malriĉaj blankuloj”, la idaro de holandanoj, kiuj dum la frua tempo de la kolonio posedis grandajn bienojn, sed kiuj, pro grandaj familioj kaj daŭra plua-dividado de la tero inter si, atingis nun teruran staton de malriĉeco.

Ankaŭ estas tie la 160 000 hindoj el kiuj 140 000 troviĝas en Natalo. Rezulte tiu ĉi intermiksaĵo de rasoj estas vera socia problemo, kies gravecon estas ne facile taksi. Ĉiuj ili devas vivi kune sub unu registaro. La problemo estas — ĉu tio estas ebla. La ĉefa problemo de Sud-Afriko estas tiu de raso bantua. Ne estos troigo diri, ke la blankuloj de Sud-Afriko estas en konstanta timo kio okazos al ili. La ekonomia milito, kiun la blankulo timas, estas, li diras, pro tio, ke li instruis al la nigrulo siajn artojn, kaj nun la nigrulo malkarigas tiujn ĉi artojn je malprofito de la blankulo. La ordinara perlaboro por la nigrulo estas unu ŝilingo kaj naŭ pencoj tage, kaj dek ŝilingoj monate en terkulturaj distriktoj. Estas konflikto rasa tie, kaj oni ne povas antaŭvidi la estonton. Ŝajnas, ke Sud-Afriko estas lando ne de blankuloj, sed de nigruloj. La nigra loĝantaro pligrandiĝas rapide, dum la blanka restas preskaŭ senprogresa. Tamen la blankuloj de la angla raso faras sian eblon por solvi la problemon kaj surteriĝi tie kun sia civilizacio.

Laŭ raporto de H. Snell kompilis k-do Gearry.

INTER NI

Karaj legantoj — kunlaborantoj. — En la antaŭa numero de “Sennaciulo” la Ekzekutiva Komitato de SAT parolis al vi pri fondiĝo de “Redakci-komisiono”. Hodiaŭ vi bonvolu permesi, ke la koncerna Red. Kom. paroletu al vi. Ĉar nia intenco estas levi la abonantnombron al antaŭa nivelo per objektiveco kaj bonaspekteco de nia “Senn.”, via absoluta kunhelpo estas nepre necesa. Pro tio ni konstante interrilatu reciproke en bona harmonio. Niaj kunlaborantoj prezentu tion, kion niaj legantoj prefere deziras.

La komunikaĵoj pri Sovet-Unio, senditaj de niaj rusaj k-doj kunlaborantoj, kvankam kutime objektiva materialo kaj eĉ ne tuŝanta partitendencon, naŭzas al multaj kvazaŭ ruĝa tuko al virbovo. Ili eĉ preferas forlasi nian SAT-movadon anstataŭ kunlabori. Se vi deziras, ke niaj sovetaj k-doj ne rezervu la hegemonion en nia presorgano, estas necese, ke vi klopodu al kunlaboro.

Efektive, la fakto ĝis nun estas konstatebla, ke ili estis kaj estas la plej aktivaj en nia movado. Provu surpreni la konkuron! Via presmaterialo inundu la redaktejon.

Nur per tio ni atingos nian celon, ke la Proletaro unikfronta marŝu komune kontraŭ la sola malamiko — Kapitalismo.

Pasis la periodo, kiam Vien-aj SAT-anoj marŝis ĉe la pinto, kaj post ili sekvis la Leipzig-aj. En nuna momento aliaj sukcesis venki la konkuron.

Niajn legantojn ni demandas: Kion vi preferas plej volonte legi, kaj kio ne plaĉas al vi. Oni nepre diskutu en grupoj tiun ĉi temon kaj ili respondu kolektive. Tiuj kolektivaj respondoj estas publikigotaj.

Al niaj kunlaborantoj ni diru, ke ili verku objektive, senparti-tendence, senpolemike kaj raportu koncize (ĉar precipe tute koncizaj raportoj mankas kutime en la redakcio).

Poste ĉiuj facile povas, kun niaj organoj en la mano, varbi abonantojn kaj membrojn por SAT.

Do, kamaradoj! Bonvolu konsideri la gravecon de nia tasko. Nur bona harmonio reciproka garantias sukceson.

Red. Kom.

Survoje al Laborista Radio-Internacio

Vizitinta dum la pasinta somero Sovet-Union germana laborista delegitaro faris netakseblan servon por nia movado. Radioamatoroj — membroj de la delegitaro, helpis al ni organizi proksiman interligon kun apenaŭ evidentiĝanta ankoraŭ laborista radioamatora movado en Germanio kaj per tio ebligis komencon de nia internacia laboro.

Pretekstoj por tia laboro ekzistis ankaŭ pli frue: ni havis invitojn al la Internacia Radiokongreso en Parizo kaj ankaŭ al la Radiokonferenco, kunvokita de la Konsilantaro de Ligo de Nacioj en Svisio. Sed ni konscie ignoris ĉiujn ĉi invitojn, konsiderante, ke same kiel ni nenion havas por lerni ĉe la burĝaj “amikoj de radio”, tiel ankaŭ por ili nenion agrablan povas prezenti kontaktiĝo kun la movado, laboranta sub la standardo de batalanta proletaro.

Ni ĉiam estis certaj, ke pli malpli frue en la alilanda radioamatora movado evidentiĝos siaspeca laborista devojiĝo, t. e. la movado por la utiligo de radio, kiel de unu el la rimedoj en la batalo por la kultura disvolvo de laborularo. La ekzemploj de simila skismo en la historio de sporta kaj esperanta movado klare montris, ke ne povas ekzisti eksterklasa kunlaboro por la objekto, kiu mem estas ilo de la klasa batalo.

Kaj la radio sendube havas ĉion necesan por fariĝi tia ilo. La okcidenteŭropa burĝaro bonege tion komprenas kaj surbaze de tio konstruas sian politikon, reduktiĝantan al la celo deteni, prokrastigi la intereson de laboristoj al tiu ĉi “danĝera ludilo”.

Sed la nekoruptebla historio plenumas sian aferon kaj la laborista radioamatora movado iom post iom fariĝas reala fakto. La unua komenco estas farita en Germanio kaj la “merito” en tiu fako apartenas ĉefe al la germana registaro mem, kiu per tuta aro da drakone krudaj rimedoj, direktitaj kontraŭ la laborista radioamatora movado, plej bone akcelis evidentigon de ĝia klasa esenco en koncepto de laboristoj.

Estiĝinta antaŭ unu jaro Laborista Radioklubo en Berlino prezentas nun sufiĉe multenombran organizaĵon, havantan siajn filiojn en plimulto de industriaj centroj. Kun kelkaj el tiuj ĉi filioj ni jam havas konstantajn korespond-rilatojn kaj la ricevataj materialoj pentras al ni jenan bildon:

Radio estas en Germanio ŝtata monopolo, kiu efektiviĝas pere de speciala societo, unuiganta la poŝt-ministerion kaj la industrion kaj disponanta jaran enspezon de 12—14 milionoj da markoj. Grandkvante, certe tiu ĉi sumo estas eltirata el la poŝoj de germanaj laboristoj, sed samtempe estas metataj ĉiaspecaj baroj por la memstara laborista radio-movado.

Lerte utiligante la leĝojn, la poŝt-ministerio devige enigas membrojn de laboristaj kluboj en la ekzistantajn surloke burĝajn societojn de “amikoj de radio”, rifuzante en mala okazo doni permesojn por la lampaj radio-akceptiloj. Lastatempe la ministerio permesis, kiel provizora rimedo, liveradon de ĉi permesoj al membroj de la laboristaj kluboj post ekzameno en speciala komisiono, prezidata de ŝtata oficisto, — post la ekzameno, havanta ekskluzivan celon ne allasi laŭeble laboriston al la radioamatoreco. Tio klaras jam el tio, ke “amikoj de radio” povas havi ekzamenon en sia societo, kie ĝi fariĝas certe fiktiva formalaĵo. Kaj

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

dume la laborista radioklubo ĝis la nuna tempo, malgraŭ la kelkfojaj petdeklaroj, ne estas rekonata de la oficialaj organoj, malkaŝe favorantaj al la burĝaj radio-unioj.

Tiamaniere la plena libero por la burĝaj “radio-amikoj” kaj ĉiaj malhelpoj por la vekiĝanta laborista radioamatoreco — jena estas la devizo de la germana poŝt-ministerio. Precipe malfacile estas en la okupitaj regionoj de Rejnlando, kie la “kulturaj konkirantoj” tute malpermesis radio-akceptadon kaj ĉi malpermeso havas kiel sekvon multenombrajn arestojn kaj aliajn persekutojn kontraŭ la radioamatoroj.

Unuvorte, la batalo por forbaro de la etero por laboristoj estas farata tute malkaŝe, sed rezulte, certe, ankaŭ la laboristoj mem komencas kompreni la utilon de la malpermesita frukto. Jen kial lastatempe ĉi problemo estas ĉiuflanke diskutata en laboristaj rondoj kaj la entuziasmiĝo pri radiotekniko ne plu estas rigardata kiel sporto aŭ amuzo, ĉar sendube la radio fariĝas unu el la plej potencaj formoj de ideologia influo.

“El tiu ĉi vidpunkto la politiko de l’ ministerio kaj la radiomonopolo en la manoj de burĝa socio” — skribas al ni prezidanto de la laborista klubo el Berlino, — “metas novajn pezajn ĉenojn sur la disvolviĝon kulturan de laborista klaso”.

Tial la laboristaj radiokluboj komencis nuntempe la batalon por konkiri por si la rajton de memstara ekzistado.

Samtempe estas metata la postulo pri radika ŝanĝo en programoj de radio-disaŭdigoj, ĉar ili ĝis nun fakte priservis nur la burĝaron kaj estas tre malproksimaj laŭ sia enhavo de la konceptoj kaj interesoj de vastaj laborulaj tavoloj.

“Laboristaj radiokluboj, — komunikas la sama korespondanto, — metas antaŭ si la taskon utiligi radio-disaŭdigadon por elpaŝoj de laboristaj gvidantoj, verkistoj kaj artistoj.”

  1. marto 1925 estis organizita la unua konferenco de germanaj laboristaj radiokluboj, pridiskutinta la vicajn taskojn de laborista radioamatoreco.

Dum la konferenco estis klare evidentigitaj tiuj multenombraj baroj, kiuj estas metataj survoje al ĉi movado kaj rezulte aperis la ideo pri kreo de Laborista Radio-Internacio, trovinta sian esprimon en speciala manifesto. Kun granda plezuro ni notas tion, ĉar la ideo de laborista internacio logike elfluas ankaŭ el la tuta nia laboro.

Estus tre utile, se niaj sovetiaj kamaradoj, posedantaj germanan lingvon aŭ Esperanton, provus senpere korespondi kun germanaj k-doj kaj per tio meti la komencon de la internacia interligo de laboristaj radioamatoroj.

Kaj poste ne malproksima estas la permeso por la laboristaj send-stacioj mallong-ondaj kaj tiam, ni ne prokrastos utiligi tiun ĉi eblon de la senpera kontaktiĝo kun la frata laborista klaso de okcidento. Tiamaniere la Laborista Radio-Internacio fariĝos fakto efektiviĝinta.

A. Vinogradov, SAT-ano (5555).

Noto de la red. Estus bone, se niaj SAT-k-doj helpus organizi per Esperanto senperan korespondadon inter diverslandaj laboristaj radioamatoroj, samtempe enpresante en laborista gazetaro ĉi supran artikolon de k-do Vinogradov, unu el la aktivaj laborantoj kaj gvidantoj de laborista radio-movado en Sovetio.

El parolado de k-do Kamenev okaze de ducentjara jubileo de Scienca Akademio Sovetlanda

(en Moskvo)

Dum jubileaj tagoj estis diritaj multe da salutparoloj. Al mi ŝajnas, ke ni agas ĝuste, se nian profundan respekton al la monda scienco ni substrekos per tio, ke tie ĉi, antaŭ la reprezentantoj de tiu scienco, ni sincere kaj ĝis fino rakontas pri niaj taskoj kaj nia laboro.

Ni ne bezonas ion kaŝi antaŭ tiuj reprezentantoj. Niaj celoj, kaj niaj metodoj ŝajnas al ni tiom altaj kaj tiom kunligitaj kun tuta historio kaj estonto de l’ homaro, ke ni estas pretaj prezenti ilin al la juĝo de objektiva Scienco.

La scienco nun gastas ĉe socialismo. Ĝi gastas en la lando, kiu konstruas socialismon. Kia estas bazo, per kiaj metodoj ni ĝin konstruas, kiaj estas antaŭtezoj de nia konstruado?

Sciu do la reprezentantoj de nia Sovetlanda kaj monda scienco, ke en tiu ĉi afero ni sekvas ilian vojon. Ili sciu, ke en la bazo de nia laboro kuŝas iliaj metodoj.

Estas ili, la reprezentantoj de la monda scienco, kiuj dismetis je konsist-elementoj antikvajn misterojn de naturo, ili forŝiris de tiu mistiko, kiu premegis kaj premegas la homaron, kovrilon de mistero, ili detruis ĉarmon kaj potencon de mistero sur la homaron, ili dismetis sunsistemon, sunradion, atomon.

Konfesu do la monda Scienco nin, komistojn, konstruantojn de soveta civito, siaj lernantoj kaj adeptoj. Ili ne timu, kiam, sekvante ilian vojon, ni dismetis civiton, dismetis kapitalistan societon, dismetis misteran kaj trompan kovrilon de milito.

Sekvante ilian metodon, ni dismetis civiton kaj, sekvante iliajn instruojn ne timi la veron, ni senvualigis civitan organizaĵon, organizaĵon de perforto de malplimulto super la plimulto. Ni analizis la kapitalistan socion kaj malkovris sekreton de ekspluatado de homo per homo, de plimulto de homaro per ĝia malplimulto.

Ni analizis la militon kaj malkovris en ĝiaj solenaj kaj falsaj signalvortoj: “defendo de nacioj”, “defendo de patrujo”, elmontron de interesoj de kapitalista areto, oferanta por siaj propraj celoj milionojn da laboristaj vivoj.

Oni nin malbenas pro tio. Oni nin proklamas krimuloj, malbonintenculoj, fundamentskuantoj, detruantoj de la baza ĉelo de civilizacio.

Nu, ĉu la reprezentantojn de l’ scienco, ĝiajn plejbonajn reprezentantojn ne okazis same, ĉu antaŭ la antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj de posedaj klasoj ne estis krimuloj, komplotuloj kaj rompuloj de la dia ordo Galileo, Ĝordano Bruno, Didro? Ĉu oni ne proklamis Skuantoj de la dia ordo Darvinon, Roberton Major?

Jes, ni estas kulpaj je komploto kontraŭ ĉiuj malnovaj firmaĵoj. Jes, ni estas ribeluloj kontraŭ ĉiuj malnovaj superstiĉoj, sed ni fieras, ke ni apartenas al la grupo de tiuj krimuloj, kiuj portas la nomojn de Galileo, Njuton, Darvin, Laplas, Didro ktp.

Elrusigis V. Lebedev (4696)

Impostoj en Sovetio

Sovetio estas regno de laboristoj aŭ pli vere de laboruloj.

Kiel ĉiu regno, ĝi havas regnan aparaton, nur la lasta defendas interesojn de laboruloj, kaj tial mono estas bezonata por diversaj elspezoj. Enspeza parto de Sovetia buĝeto konsistas el impostaj kaj neimpostaj enspezoj. Mi intencas paroli ion pri impostoj, kaj aliajn enspezojn mi ne tuŝos.

Impostoj ekzistas en burĝaj regnoj, kaj impostoj ekzistas en Sovetio. Oni povas laŭ tio opinii, ke inter burĝa kaj laborista regno preskaŭ ne ekzistas diferenco, tamen ni devas konstati, ke impostojn en burĝa regno kaj en la laborista neniam oni similigu, ĉar ili estas tute diversaj, certe ne laŭ nomo, sed laŭ tio, kiu pagas ilin — de unua flanko kaj de la dua — kiom multe regno kolektas impostojn, krom tio, gravan rolon ludas kiajn — rektajn aŭ nerektajn — impostojn ĝi kolektas. Ni bone scias, ke la plej malbonaj impostoj por laboruloj estas nerektaj impostoj, kiuj tre malpligrandigas ilian salajron malplibonigante ilian ekzistadon kaj samtempe preskaŭ ne premas je poŝo de burĝaro. Sciante tion, Sovetio laŭpove nerektajn impostojn iom post iom nuligas.

Bonan klarigon povas doni jena tabelo.

Enspezoj laŭ buĝeto R. S. F. S. R.

Nomo de enspezoj 1923/24 buĝeta jaro 1924/25 buĝeta jaro + pli — malpli
1. Ordinaraj Enspezoj % % %
a) impostoj . . . 69,7 62,0 — 7,7
el ili nerektaj impostoj . . . 0,03 0,02 — 0,01
b) neimpostaj enspezoj . . . 30,2 36,9 + 6,7
2. Eksterordinaraj enspezoj . . . 0,1 1,1 + 1,0
Entute 100 % 100 %

Kiam ni konsideras la tabelon, ni povas konstati, ke nerektaj impostoj ludas en la buĝeto de R. S. F. S. R. tre kaj tre malgravan rolon kaj krom tio en 1924/25 buĝeta jaro ili estas malpligrandigitaj. Sovetio malpligrandigas eĉ rektajn impostojn. Kia buĝeto de burĝa regno entenas tian malgrandan kvanton da nerektaj impostoj? Nenia.

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

Mi scias, ke buĝeto de Cara Rusio en jaro 1913 entenis nerektajn impostojn 20,5 %.

De alia flanko estas tre grave scii kiu pagas impostojn, por prijuĝi tendencojn de regno. Ni scias, ke plimulto de loĝantaro estas laboruloj en ĉiu regno. Ni scias, ke nur laboruloj ĉion kreas, tamen ni scias, ke en burĝa regno laboruloj estas la plej premita parto de loĝantaro. Alian ni observas en Sovetio.

Jena tabelo bone montras al ni, ke en Sovetio, kies registaro estas laborista, laboruloj pagas impostojn tre malmulte.

Nomo de kategorioj Kiom proc. da impostoj pagas
Laboristoj . . . 8
Nelaborulaj grupoj . . . 70
Oficistoj, liberaj profesioj ktp. 22
Entute 100

B. Dzeton.

Ankaŭ la pruvoj de amikeco

Laŭ la gazetoj kaj certigoj de latvia registaro la interrilatoj kun Sovetio estas normalaj kaj la plej amikecaj.

La ĉefa komitato de latvia laborista sportularo SSS interkonsentis kun kelkaj rusaj piedpilkkomandoj aranĝi en Latvio konkuron. Tiucele post kelkaj tagoj devis alveturi Riga’on leningrada komando “krasnij Putilovec” kaj ĥarkova kombinita komando. Tamen la bona intenco de latvia sportularo iĝis neefektivigebla, ĉar la registaro rifuzis envojaĝvizon al leningradaj k-doj. La ĥarkova komando, kun brila sukceso ĵuse konkurinta en Germanio, ne malpli surprizis la latvian sportularon, tamen ne per bela piedpilka ludo, sed per ricevita transitvizo sen permeso halti en Riga. Alveturinta el Berlino la 15. septembro ĥarkova komando, akceptata kaj akompanata de Riga’a policistaro de unu stacidomo al la dua, estis envagonigita por tuja forveturo Moskvon. La rusaj piedpilkistoj okaze de tiu stranga fenomeno sukcesis nur eldiri al reprezentantoj de la latvia sportularo laborista sian malkomprenon.

Estas nun interese, kion volis atingi la latvia registaro per sia, kun nenio pravigata ordono. Ŝajnas, ke sendanĝerecon de latvia respubliko neniel povus “ekŝanceli” la sporta konkuro kun rusaj piedpilkistoj. La ĉefa komitato de SSS intencas esprimi sian proteston en la nomo de latvia sportularo laborista kontraŭ tia fiordono de la registaro.

La gazeto “Socialdemokrats” opinias, ke la registara ordono estas nekomprenebla, ĝi estas malutila al interesoj de la ŝtato kaj samtempe unuflanka kaj ridinda. Mi diros eĉ plu, ĝi ne nur estas ridinda, sed ĝi malhonoras la memestimon de la tuta laboristaro en “libera demokratia lando”.

Neŭtralulo.

90 mortkondamnoj en Bulgario

Jam scias tuta mondo, ke en Bulgario okazis atenco je la 16. aprilo en katedralo skt. “Nedela”. De tiam la burĝa registaro komencis sisteme persekutadon al maldekstraj elementoj. Ĉar la burĝa registaro kulpigis ilin, kiel iniciantoj de la atenco en la katedralo. Post la atenco la burĝa registaro ordonis, ke ĉiuj personoj kiuj apartenas al unuecfronto nepre devas esti arestitaj kiel danĝeraj homoj. Ĉu ili estas junuloj aŭ maljunuloj — ĉu estas virinoj aŭ viroj! Kaj urba estraro ordonis per la agentoj kaj policistoj, ke oni jam havas rajton aresti ĉiujn personojn kiuj ŝajnas dubaj, ke ili estas danĝeraj homoj. Sed la bulgaraj agentoj ne demandas, ĉu vi estas kulpa aŭ ne! Oni arestas rajte, vi ja nur estas laboristo, malgraŭ vi ne estas danĝera homo. Oni diras, en la nomo de la leĝo vi estas arestita, se vi kontraŭdiras, vi estas batita ĝis morto.

Preskaŭ en ĉiuj urboj kaj urbetoj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj oni faris multajn arestojn inter laboristoj kaj kamparanoj. La laboristoj kaj kamparanoj estis taksitaj kiel danĝeraj homoj kaj malamikoj al nuna sociordo kaj al “patrujo”.

Kaj ĉiuj estis juĝataj de milittribunalo kiel senditaj personoj de Moskvo kaj kiel malamikoj al burĝa registaro. Oni estis juĝata laŭ la leĝo, por defendo de la ŝtato. Sed kelkajn el ili, se la juĝistaro trovas, ke ili estas senkulpaj, oni liberigas. De tiam, tage kaj nokte la prokuroroj pripensas, kiuj povas esti mortkondamnitaj kaj kiuj kondamnitaj al malliberejo. Sed la prokuroroj pledas por mortkondamnoj preskaŭ al ĉiuj arestitoj, ekzemple kiel en Plovdiv. En la proceso oni juĝis 12 personojn, 6 el ili estis mortkondamnitaj kaj 6 personoj al malliberejo, kaj ĉie estas tiel.

“Jen kion ni legas en Plovdiva gazeto “borba” (batalo), en la numero 1306.

“Sofio, 24. aŭgusto. En reĝokorto nuntempe estas 90 mortkondamnoj kiuj atendas konfirmadon de la reĝo. Krom tio aliaj 60 mortkonfirmoj jam estas trarigardataj de supera milittribunalo kaj atendas konfirmon en certa limtempo.

Nur 19 mortkondamnoj ĝis nun estas resenditaj de supera milittribunalo por dufoja trarigardado al dokumentaro de malsupera milittribunalo”.

Per tiu ĉi sciigo la tutmonda laboristaro jam klare vidas kaj bone komprenas, ke en Bulgario nuntempe regas “konstitucia registaro”, kiu gardas la interesojn de la laboristaro. Kaj tutmonda laboristaro jam bone povas fari konkludon, ke la registaro mortkondamnas, nur se vi ne konsentas kun ili, sekve vi devas esti pendigota.

Sed la laboristaro devas scii, ke tiu ĉi cifero ne montras ĉiujn mortkondamnitojn, sed nur la oficialajn. Sed la bulgara laboristaro, klaskonscie kaj bone memoros pri la mortigantoj, kaj, venos la tempo, kiam respondas la laboristaro. Kaj tiam aliaj pendas sur la pendigiloj.

Z.

≡ DISKUTEJO ≡

Kiu devas elspezi por eduki infanojn?

La artikolo de k-do H. Ponjatovskij presita en n-o 53 de Sennaciulo tre interesis min; sed ĉar en tiu artikolo temas nur pri elspezo, ŝajnas al mi, ke la titolo “Kiu devas eduki infanojn” ne estas tute taŭga. Unua demando estas “kiu devas eduki infanojn”, kaj alia “kiu devas elspezi por eduki infanojn”. Kompreneble estas ĉefe edukistoj kiuj devas eduki infanojn, sed estas nek edukistoj nek gepatroj, kiuj devas pagi por tiu edukado.

Ĉar tiu demando interesas multajn gekamaradojn el diversaj landoj, kaj ĉar la demando estas publike farita, ŝajnas al mi, ke ankaŭ la respondo ne devas esti privata afero, tial mi sendas ĉi-kelkajn liniojn al nia gazeto.

Mi nur deziras alporti ĉi-tie mian opinion — kiu ankaŭ estas tiu de la francaj revoluciemaj geinstruistoj — pri la demando: kiu devas pagi por infanedukado?

Do, ni opinias, ke la infanoj ne estas propraĵo de siaj gepatroj, nek de iuj ajn aliaj personoj, sed ke ili estas propraĵo de la tuta socio; tial estas la socio mem, kiu devas pagi por ilia edukado.

Ni opinias, ke infanoj estas propraĵo de la tutmonda socio, tial principe estus dezirinde, ke la tutmonda socio mem pagu por ilia edukado; sed, kompreneble, ĉar ankoraŭ ne ekzistas tutmonda unueca sociordo, ni — ve! — ne povas esperi, ke ekzemple la tuta loĝantaro el Franclando bonvolos pagi por edukado de la infanoj el tutmondo, tiel kiel por la infanoj el Franclando mem.

Eĉ ĉar la kapitalistaj ŝtatoj preferas elspezi miliardojn por la militoj — ekz. la franca ŝtato por la milito en Maroko — anstataŭ pagi por la tuta edukado de l’ infanoj, ni ne povas esperi, ke en kapitalistaj landoj la ŝtatoj bonvolos pagi por la edukado, nutrado ktp. de la infanoj sialandaj. Escepto estas Sovetio. Ni opinias, ke proletaria ŝtato devas celi al pagado de ĉiuj elspezoj por la infanoj. Kompreneble ni ne asertas, ke soveta registaro povas de nun pagi ĉiujn elspezojn por la infanoj, sed ni opinias, ke ĝi devas celi al tio, kaj ni pensas, ke ĝi mem pri tio sam-opinias kiel ni.

En Franclando, ni ŝtatoficistoj, ricevas malgrandan pojaran sumon por kompensi la elspezojn kiujn ni faras por ĉiu el niaj infanoj. Ni penadas por ke tiu sumo estu pligrandigota. Sed ni opinias, ke la ŝtato devus pagi tiun sumon ne nur al ni sed ankaŭ al ĉiuj laboristoj.

Franca ŝtato pagas al patrino (laboristino) malgrandan sumon dum la unuaj monatoj post la naskiĝo de ĉiu infano (kondiĉe ke la patrino estu akceptata kiel estante malriĉa) sed tio nur celas pligrandigi naskiĝaron t. e. utili por la interesoj de la ekspluatantoj kaj de la imperialismo.

— paĝo 5 —

SENNACIULO

Ni opinias, ke pli granda sumo pomonata kaj poinfana devus esti pagata al gepatroj ĝis la 16. jaraĝo de ĉiu infano.

Mallongige mi esperas, ke soveta registaro pripensas la aferon kaj ke tial baldaŭe kiel estos ebla ĉiu laboristo el Sovetio ricevos unue pligrandigendan malgrandan pojaran sumon po ĉiu sia infano malpli jaraĝa ol dekses jaroj, atendante ke la proleta ŝtato povu pagi ĉiujn elspezojn por la infanoj.

La georfoj de la proleta klaso troviĝas en speciala stato. Koncerne Sovetion mi jam scias, ke Sovetŝtato pagas ĉiujn elspezojn por la georfoj el Sovetio. Sed mi opinias, ke la georfoj el tutmonda — almenaŭ revoluciema — laborista klaso estas proprajo de tutmonda — revoluciema — laborista klaso — mem. Konsekvence mi opinias, ke ekzemple la georfoj de la orfejo titolita “Socia Venonteco” kie mi laboras kiel instruisto — estas proprajo de la tuta revoluciema laborista klaso; tial mi pere de “Sennaciulo” sendis de nelonge alvokon al ĉiuj revoluciuloj el tutmondo por ke ili — mem pagu la elspezojn por tiuj georfoj kaj kontrolu la proletan edukadon, kiun ni disdonu al la georfoj, kaj la tutan organizadon de la orfejo.

Robert Soudant (140).

Promenoj kaj promenetoj sur marĝenoj de esperantaj gazetoj

  1. Politiko kaj tekniko

(Leganto kritika ne ŝajnigu sin malica — temos ne pri la tekniko politik-polica!

El artikolo „Kontinenta politiko” (Heroldo de Esp-o, n-o 26) ni ĉerpas jenajn liniojn:

„— Ĉu mi diru al vi, kiu potenco devigos finfine Eŭropon al unuiĝo? La tekniko!“

— Ĉu vi scias, ke ekzistas plano por unueca elektrigado de Eŭropo? Ke estus teknike eble elektre funkciigi ĉiujn fervojojn kaj industriojn de Eŭropo el ok centrejoj, el kiuj troviĝus ses en la Alparo kaj du en Skandinavio?

— Ne, tion mi ne sciis, sed ĉi tiu ideo emociigas min! Kia perspektivo por la eŭropa ekonomio!

— Kaj la eŭropa paco! Ĉar post ĉi tiu interligo de Eŭropo per malproksimenkondukiloj estus eŭropa milito teknike neebla . .

— Sed ne forgesu, ke la politika unuiĝo de Eŭropo estas nepra kondiĉo de ĉi tiu elektrigado!”

Jen la cirklo sorĉita: progresoj de tekniko povas unuigi Eŭropon, sed progresoj de la tekniko estas neeblaj sen antaŭa unuiĝo de Eŭropo! Estas facile tamen rompi tiun cirklon: socia revolucio en la tuta Eŭropo forigos la barojn por ĝia unuiĝo kaj sekve ebligos teknikan progreson.

Alia ulo el Moskvo.

Ĉiujn sendaĵojn, kiuj koncernas la redakcion, oni adresu nur: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germanio)

Popola instruado en Blankrusio

Pezan heredaĵon ricevis Blankrusio de cara Rusujo. Dudekoj da jaroj la blankrusia vilaĝanaro senindulge rusiĝis. En Blankrusio estis ne unu lernejo en parenca lingvo; kaj tiu ĉi parenca lingvo estis malpermesita. Cara regnaro tenadis vilaĝanaron de Blankrusio kiel en tuta Rusio en mallumo kaj malklereco. Anstataŭ lernejoj intense disvolviĝis drinkejoj kaj preĝejoj.

Dum la civila milito kaj pola okupacio konstruajoj de rusaj lernejoj estis transformitaj en kazernoj, bruligitaj kaj detruitaj, instruistoj dispelitaj. Polaj okupanoj tute detruis la lernaferon.

Ne estas mirinde, ke la procento de senalfabetuloj atingas en Blankrusio 60 %.

Kun grandaj malfacilaĵoj soveta Blankrusio komencis batalon kun detruaĵo de lernejoj.

Estas necese komenci de la novo la aferon. Oni devas rekonstrui ne la malnovan sed la novan lernejon, nacian kaj ne nur blankrusian, sed diverslingvan, atentante diverskoloran nacian konsistadon de Blankrusio.

Nun en la sfero de popola instruado, Blankrusio havas grandajn atingaĵojn. Je pasinta lernjaro en urboj lernis 92 % da infanoj de lernaĝo kaj en vilaĝaj provincoj 60 %.

La malsupera lernejo nun estas tute blankrusigita. Estis komencita blankrusigado de lernejo de la dua grado. La nombro de lernejoj kuntenas 4250 lernejojn kun 345 000 lernantoj. Sufiĉe grandan klerigon ricevis aliaj naciaj lingvoj. Nun funkcias 125 hebreaj lernejoj, en kiuj lernas 20 000 hebreaj infanoj, 145 polaj, en kiuj lernis 75 000 infanoj kaj 14 latviaj lernejoj.

La blankrusia popola komisarejo de instruado ellaboris la planon de ĝenerala instruado, diskalkulita en 10—15 jaroj. Sukcese staras la demando kun profesiteknikaj lernejoj kaj superaj lernejoj.

En Blankrusio estas 4 superaj lernejoj, universitato, 2 institutoj por agrikulturo, veterinara instituto, 3 laboristaj fakultatoj, 77 teknikumoj kaj profesiaj lernejoj.

Por 4 miliona loĝantaro Blankrusia tio en nunaj kondiĉoj estas pli ol sufiĉa. La superaj lernejoj jam ellasis kelkajn novajn grupojn de kvalifikitaj, inteligentaj fortoj el laboristoj kaj vilaĝanoj.

Profesiteknikaj lernejoj kaj teknikumoj iom post iom adaptiĝas al bezonoj de vilaĝanaro. En pli granda parto de profesiaj lernejoj, partiaj lernejoj kaj teknikumoj la instruado estas gvidata plene en blankrusia lingvo. En aliaj specialaj lernejoj jaro post jaro kreskas la nombro de disĉiploj en blankrusiaj lingvoj. Fine jam estas unu jaro, ke ekzistas instituto de blankrusia kulturo. — Supera scienc-kultura centro en Blankrusio, kiu helpas al klerigo ne nur al blankrusia, sed ankaŭ al hebrea kaj pola kulturoj. La signifo de instituto de blankrusia kulturo alte valoris ankaŭ por blankrusia emigracio.

Antaŭ nelonge estis ricevita el Praha deklaracio de grupo de konataj, blankrusiaj elmigrintoj, en kiu ili opinias instituton de blankrusia kulturo, kiel superan kulturan centron en Blankrusio.

En nuna jaro pro bezonoj de popola instruado en Blankrusio estas elspezita 28,7 % de regna buĝeto kaj 34,9 % de loka buĝeto. Iom post iom oni rekonstruas ĉiujn lernejojn, en kelkaj lokoj la kresko de lernejoj havas fabelan karakteron. Tiel en Zaslav-a distrikto, landlimo kun Polio estis antaŭ milito ne unu lerneja konstruaĵo.

Nun en tiu ĉi distrikto, malgraŭ ĝia malfacilega, ekonomia situacio troviĝas 55 lernejoj. Granda laboro estis farita en sfero de eksterlerneja instruado. En 658 punktoj je likvido de analfabeteco lernas preskaŭ 35 000 homoj.

En nuna jaro preskaŭ duoble grandiĝas la nombro de popolaj domoj kaj legejoj. Ĝia nombro atingas 600. Monato post monato pli grandiĝas la nombro de kluboj kaj bibliotekoj. Ĝenerale en distriktaj centroj estas pli ol 100 kluboj kaj bibliotekoj, nekalkulate komsomolaj kaj pioniraj.

La nova blankrusia buĝeto de 1925 ĝis 1926 jaro estas konstruata tiel, ke por popolinstruado estos donita ankoraŭ pli multe da rimedoj, ol en pasintaj jaroj. Tio ĉi helpos ankoraŭ pli multe al disfloro de popolinstruado en Blankrusio.

Trad. Kontorer.

Proteststriko per rifuzo de manĝaĵo

IRH — La politikaj enkarcerigitoj de la Lemberg-a esplor-malliberejo rekomencis la proteststrikon per rifuzo de manĝaĵo, ĉar iliaj postuloj ne estas plenumitaj. Por rompi la strikon la mallibereja administracio decidis, kontraŭ la ekzistanta regularo, transigi multajn esplorendajn malliberulojn al la karcero Wronki, kiu estas fame konata pro sia kruela reĝimo kontraŭ la politikaj malliberuloj.

Juĝprocedo sen defendanto en Hungario

IRH — Por trankviligi la protestvokojn de la internacia proletaro, la Bethlen-registaro telegrafis la mensograporton al eksterlando, ke k-do Rakosi diris al sia defendanto, ke li tute ne estas turmentita, ke oni eĉ tre afable kaj humane interrilatis kun li. Sed nun anoncas sin la defendanto de k-do Rakosi, la juristo D-ro Zoltan Lengyel (burĝa advokato), kaj deklaras en ĉiuj burĝaj gazetoj, ke li ĝis nun tute ne vidis sian klienton kaj sekve ankaŭ ne jam parolis kun li. Li protestas, ke li ne jam ricevis la permeson enrigardi la kulpigan materialon, kaj ke oni pretendas de li defendon de akuzito, kiun li nur vidas la unuan fojon dum la unua tago de la juĝkunsido.

— paĝo 6 —

SENNACIULO

DIVERSAĴOJ

Pri la proceso de Dayton

Kiam kapitalistaj monopoloj aperis en Usono laŭforme de trustoj, maljuna Eŭropo opiniis: estas ankoraŭ invento de Usonanoj; ni ne havos similaĵojn.

Nu, estas apenaŭ tridek jaroj ke monopoloj naskiĝis, kaj ili regas en Eŭropo, almenaŭ tiom, kiom en Ameriko.

Pri la proceso de Dayton, kiu sin famigis antaŭ kelkaj tempoj, opinio de maljuna Eŭropo estas sama; Ameriko, ĝi imagas, estas funde lando de sovaĝuloj; ĝi estas ankoraŭ je nia mezepoko pri la ideoj; ĉe ni, maljunaj civilizituloj, tute prave ni ne timas havi Dayton-an proceson.

Tio-ĉi estas grava eraro: pri la proceso de Dayton, kiel kiam ĝi starigis la unuajn trustojn, la usona kapitalismo ne estas malantaŭe, sed antaŭ nia kapitalismo; ĝi montras al ni tion, kio okazos ĉe ni post kelkaj jaroj.

Ja, franca burĝaro returniras rapidege al kristaneco kaj al religia maltoleremo. Mi havas antaŭ miaj okuloj raporton pri unu el la lastaj kunvenoj de Geografia Societo. Tiu-ĉi estas societo el la plej “malvulgaraj”; ĝi konsistas nur el tiuj, kiuj inter franca burĝaro, metas sian fieron en “kulturo”, en intereso pri la aferoj de intelekto. Nu, la 27. februaro de tiu jaro, dum ĝia kunveno, princo d’ Altora Colona donis komunikon pri la grandaj afrikaj Lagoj, kaj li konkludis:

“Se la indiĝena naskiĝokvanto malpligrandiĝas, la registaro devas helpe partopreni precipe intensi evangeliigon, kaj akcesore impostante iom post iom poligamiajn familiojn . . . En Francio oni devas uzi la samajn rimedojn: precipe rekristanigon, ĉar la kaŭzo de l’ malfeliĉego estas en la animoj, kaj, akcesore, lukti kontraŭ la malmoraleco, modifi la heredaĵajn leĝojn, favori al multenombraj familioj . . . Pro tio, en ĉiuj kolonioj, edukado de indiĝenoj devas esti transdonita al la klopodo de misiistoj . . .”

Nu, ne nur neniu el la aŭskultantoj protestis kontraŭ tiu strangeta maniero por civilizi nigrulojn . . . kaj Francojn, sed la speco pri la “rekristanigo” de Francio estis multe aplaŭdita.

Similaj faktoj estas ĉiam multnombraj. Ano el instituto, kies scienca valoro estas vere tiom maldika ol estas dika la librego de liaj publikigitaĵoj, tuj verkaĉis libraĉon por elmontri valoron de kristaneco. En asocioj de eksternantoj de superaj, sciencaj lernejoj estas grupoj, kiuj ĉiujare farigas mesojn por siaj lernejaj kamaradoj, ktp.

Estus cetere malnorme se estus alie. Kiam burĝaro, revolucia klaso, portis la sorton de homaro, ĉie ĝi ardege forigis ĉion, kio kontraŭstaris la progreson, sed nuntempe, kiam burĝaro nur vivas kun trud-ema penso, ke ĝi povas esti senigita je siaj privilegioj de l’ “monstroj”, kiujn ĝi naskas, anstataŭ daŭre renversi barilojn, kontraŭe ĝi nur pensas starigi aliajn. “Kristanigo” de subpremitaj popoloj kaj “rekristanigo” de subpremitaj klasoj, estas por ĝi la plej bona barilo. Pro tio, ĝi ne hezitas restultigi sin mem, esperante kuntreni al stultiĝo tiujn, kiuj kutime imitadas ĝin.

Por tiu laboro, kompreneble, la intelektuloj staras ĉe la unua vico, ĉar ili estas kutimigataj alkuregi renkonte al la deziroj de siaj mastroj.

Se la kapitalo povas dum kelka tempo ankoraŭ regi, ne nur en Dayton, sed ĉie estos restarigitaj la inkviziciaj tribunaloj; la novajo estos, ke sendube estos la sinjoroj de instituto, kiuj plenumos la servon de grandaj inkvizitoroj.

R. Louzon Esperantigis el “Proletara Revolucio” Johano 1771.

Gardu vin!

Ni ekscias, ke iuj individuoj kiuj ne aniĝis al SAT, aŭ ĉesis esti membro sed kiuj posedas SAT-jarlibron, ĝenas niajn membrojn pro petoj pri diversaj servoj, kies plenumado ofte kaŭzas gravan tempo-eĉ mono-perdon al la petito. Kontraŭ tiuj senskrupuloj ni agu kiel decas: ni ĵetu fajren ilian leteron.

Pri la korespondado inter SAT-anoj, ni konsilas al ĉi-tiuj citi sian membro-matrikulon, kaj konformiĝi al la artikoloj 34-35 de nia statuto.

La 60-jara jubileo de J. Rainis en Riga.

La 12. septembro la social-demokrata partio festis la 60-an datrevenon de l’ naskiĝo de konata Latvia proletverkisto kaj porliberecluktanto J. Rainis. La aranĝita festo iĝis granda demonstracio. La salonego de Riga’a metia societo belege ornamita per verdaĵoj kaj aro da ruĝaj standardoj de sur la balkonoj fiere salutintaj festanojn, estis plenplena. Ĉe apero de Rainis enirinta la salonegon kune kun sia edzino Aspazija (ankaŭ konata proletverkistino) la granda amaso da gastoj akceptas lin per muĝegaj kaj senfinaj ovacioj. Ĉe la enirejo la eminentan gaston kaj jubileulon atendis la honora gardantaro de sportuloj laboristaj kaj de junaj pioniroj okupiĝintaj ankaŭ pri la bona ordo. Dum Rainis direktiĝis al por li difinita loko trapasante la salonegon, la ĉeestantaro leviĝas kaj gejunularo ĵetas ruĝajn rozojn sub liajn piedojn. Post kiam la ovacioj malfortetiĝis, eksonis la marŝo de Meierber, plenumita de Riga’a simfonia orkestro. Sur la brusto de Rainis ruĝaj floroj. La feston malfermas, gvidas d-ro Paul Kalnin, parlamentprezidanto, kiu ankaŭ la unua varme alparolas jubileulon. Sekvas multaj alparoloj kaj salutoj de Latviaj proletorganizaĵoj, profunioj, partisekcioj kaj individuoj. Finas la feston koncerta programo.

Neŭtralulo.

Grave!

Letero al SAT-anoj.

Ni Blankrusaj esperantistoj komencis praktikan aplikon de Esperanto.

En n-o 15 de ĵurnalo “Profesia movado” (Проф’рух) organo de Centra Soveto de Profesiaj Sindikatoj B. S. S. R. estis enpresita artikolo “Kiamaniere ni povas ligiĝi kun eksterlandaj laboristoj”. Kiel bona rimedo, ilo-ĵurnalo rekomendas Esperanton. Studenta ĵurnalo “Ruĝa Standardo” (Чырвоны Сьуяр) donas lokon por leteroj ricevitaj per Esperanto de eksterlandaj studentoj.

Vilaĝana gazeto “Blankrusia vilaĝo” (беларусская веска) konsentis presi en gazeto leterojn de vilaĝanoj eksterlandaj. Centra Gazeto “Stelo” organo de C. K. Komunista partio en B. S. S. R. enpresas niajn leterojn ricevitajn de vi karaj kamaradoj!

Supera Soveto de Fizika Kulturo en B. S. S. R. konsentis korespondadi per Esperanto kun Sportorganizajoj de l’ tuta mondo (precipe Anglio, Ameriko, Ĉinio, Belgio, Hungario, Germanio, Francio)!

Ni petas, ĉiuj studentoj, laboristoj, prof. laboristoj, sportuloj, vilaĝanoj, junuloj k. a. skribu leteron pri sia vivo, situacio k. t. p. Sendu fotografaĵojn (ni pagos eĉ!) de viaj fabrikejoj, lernejoj, kluboj, Leninĉambroj, ekspozicioj ktp.

Sendu aŭ senpere al redakcioj aŭ pli bone (kun fotografaĵoj nepre) al: Oficejo de Internacia laborista interligo.

Adresoj de redakcioj:

Minsk, Soveckaja ul n-o 63, redakcija gazety “Zvezda” — gazeto “Stelo”

Minsk, Soveckaja ul n-o 63, al redakcija gazety “Belaruskaja Veska” — Blankrusia vilaĝo”

Minsk, Dom Truda Cen. Bjuro Proletstuda Kom. 10, redakcija ĵurnala “Ĉyrvoni Stjaga” (studenta) — “Ruĝa Standardo”

Minsk, Dom Truda, kom. n-o 9, redakcija ĵurnala “Profesianalnoje Dvijenije” — “laborista profesia ĵurnalo”

Minsk, Narkompros redakcija ĵurnala “Asjveta”

Minsk, Revolucionnaja str. n-o 21, instituto de Blankrusia Kulturo.

Minsk, Revolucionnaja str., Warkomzarav — Vysŝij Sovjet Fizkultury.

Nia adreso Minsk, Poŝtkesto 33, Blankrusia Oficejo de internacia Lab. interligo.

Memoru kamaradoj, ke de praktika uzado dependas viveco de nia lingvo, ĝia utileco al laborista klaso. Nur tuj ni ricevis konsenton de organizajo por scienca organizajo de laboro interkorespondadi kun alilandaj tiusamaj organizajoj esperante, kaj ricevi diversajn materialojn (uzu dume nian adreson!)

Skribu leterojn, tradukojn el viaj gazetoj kaj ne forgesu ĉiam skribi super la letero: “estas skribite esperante“.

Komencu! Vi ĉiam ricevos respondon! Frate kaj Sincere!

SAT-anoj al laboro! Dim. Snejko.

— paĝo 7 —

SENNACIULO

LASTAJ NOVAĴOJ

Faŝista demonstracio tutgermania en Leipzig

La 17. ĝis 19. oktobro okazis en Leipzig naciista festo tutgermania. Partoprenis pli ol 80 000 iamaj militistoj kaj faŝistoj. La antaŭmilita “Germanio, super ĉio” dum tiuj tagoj ree esprimiĝis. En la interna urbo preskaŭ ĉiuj domoj estis ornamitaj per monarkistaj standardoj “nigroblankoruĝa”. La respublikan standardon oni nur tre malofte vidis, preskaŭ nur sur la ŝtataj domoj. Kvankam en Germanio estas malpermesata porti armilojn la faŝistoj estis senescepte armitaj per tranĉiloj, revolveroj ktp. Multaj laboristoj provokitaj de la faŝistoj estas vunditaj, kelkaj eĉ grave.

Partoprenis la demonstracion la iamaj oficiroj kaj generaloj. Hindenburg kaj Ludendorff ne ĉeestis, eble ili timis ankoraŭ la Leipzig-an revolucian proletaron. La sekvantan fojon ili certe partoprenos. Ja tute nenio okazis al la partoprenintaj generaloj kaj oficiroj amasbuĉantaj dum la lasta popolbuĉado. Dimanĉon antaŭtagmeze okazis en Leipzig tri amaskunvenoj protestantaj kontraŭ la faŝista demonstracio. La kunvenoj estis plenplenaj. Post la kunvenoj formiĝis demonstracioj. Unu demonstracion atakis la faŝistoj kaj vundiĝis grave kelkaj proletoj.

La faŝista tago pasis. Ĝi montris al ni la minacantan naciistan evoluon, kiu ne nur la germanan, sed la tutmondan proletaron devas interesi. Ni lernu el ĝi kaj helpu kiel eble plej baldaŭ formi la proletan unuecfronton tutmondan.

La laborista movado tre bedaŭras la morton de Fred Bramlay, kiu estas cindrigita la 16. oktobro. Kiel sekr. de la Ekzekutivo de la Brit-Sindikataro li forte subtenis la unuiĝon de la rusa Sindikataro kun la I. F. T. U.

Komenciĝis persekuto de la K. P. brita per aresto la 15. okt. de 8 estroj pro ribelpropagando. Kredeble ili malliberiĝos dum 3—6 monatoj. Sed “Jix” (Jiks moknomo de respondeca registarano) ĝis nun ne arestis senlaborecon — la plej fatala ribeliganto. La polico konfiskas la ĉi semajnan eldonon de la “Workers Weekly” (sem. lab. organo). La estroj nuntempe liberiĝas kontraŭ depono de garantia sumo.

En Tartu prepariĝos nova proceso por studentoj-proletoj, aranĝata de famaj “militjuĝegoj”.

La 1. novembro en la minejoj de Tyssen pluraj miloj da ministoj estas maldungotaj. La limigadoj rilate al laboroj kaj laborista nombro okazis precipe en Dinslaken.

Laŭ gazetaro el Reggio vell’ Emilia, ĉiuj faŝistoj, akuzitaj pro mortigo de l’ socialista kandidato estas de la asizoj malkondamnataj.

Amasarestoj en Dalmacio (Jugoslavio)

IRH — La jugoslava gazetaro raportas pri aresto de pli ol 400 laboristoj kaj kamparanoj en Dalmacio, kiuj estas akuzitaj pro aparteno al la kom. partio (lasta estas malpermesata en Jugoslavio). Kvincent personojn oni volas kondamni pro regna perfido kaj laŭ la leĝo pri la ŝirmo de la ŝtato, laŭ kiu la aparteno al ŝtatmalamika organizajo estas punita per dudek-jara karcero aŭ per mortpuno. La arestoj okazis kiel singarda rimedo pro la dum tiu tempo atendita vizito de la jugoslava reĝo.

Memmortigo en Germanio

Laŭ statistiko en Germanio de unu miliono da enloĝantoj mortas meznombre 206 per memmortigo. En la jaro 1922, do en la jaro kiu jam estis ombrita de la inflacio, en Germanio okazis entute 6362 memmortigoj.

Balotsenrajtigo de la judoj en Rumanio

La rumana registaro ordonis, ke la balotlistoj por la sekvantaj balotoj en la komunumoj estu finitaj la unuan de oktobro. Estas konstatite, ke tre multaj judaj balotantoj ne estas registritaj en la listoj. Grandaj urboj kun juda plimulto havas ridinde malaltan nombron da judaj balotantoj; ekzemple Kiŝinev nombras 12 000, Ĉernoviĉ 11 500.

Je memoro de la 400jara datreveno de l’ kampulbatalo apud Böblingen 1525

(Daŭrigo)

La kampul-konsilistaro konsilas en la magistratejo de Weinsberg pri la pluraj faroj, akra interdisputado okazas inter Florian Gejer kaj la kampulgvidanto uzurpanta Götz de Berlichingen, ĉar la lasta volas indulgi la nobelojn kaj iliajn kastelojn, dum Florian deklaris: La sinjoroj ankaŭ ne bezonas pli ol unu pordon. Ĉiuj fortikaj domoj, ĉiuj tiranejoj de la kavaliroj devas esti renversataj. Ĉar nun la kampuloj ne ĉie agis laŭ ĝusta koncepto de Florian, ne rompis la potencbazojn de la feŭduloj, pro tio ili povis pli facile esti rejetataj en la malnovan servutecon. Ĉi interdisputado kaŭzis disiron de la “nigra aro” sub Gejer Fl. kaj “hela aro”. Dum ili interdisputadas, kondukigas Jäklejn la kavaliron de Helfenstein kaj kunulojn al kampo antaŭ la urbo kaj pelìgas ilin tra lanca kordono. Melchior Nonnenmacher, la fajfisto de Ilsfeld, la ĝisnuna kortega muzikisto de Helfenstein, ludas ankaŭ ĉe tiu ĉi danco, sed kun ĝojo, laŭ melodio “venĝo por la 7000 de Wurzach”. La grafino Helfenstein, kiu alvenis por peti indulgon por la grafo, estis metita sur sterkoĉaron kun la paroloj:

Sur ora ĉaro vi eniris Weinsbergon, sur sterko-ĉaro vi nun eliras.

Jäcklejn kaj la fajfisto nun kuniĝas kun sia trupo kun la kampuloj ĉe Böblingen. La Junkro G. de Waldburg¹) komandas tie la ligan²) truparon. Unue la liga rajdistaro provas fari atakon, kiu ne sukcesis, ĉar en la mola tereno la ĉevaloj ne povas bone moviĝi, tio kaŭzis al ili malvenketon:

Jam ili estas unu kontraŭ alia: Ho Butler³) la situacio malbona estas. Vidu, viaj rajdistoj la malamikan pugnon sentas. La Junkro rigardas zorgigite de malproksim’ la batalan sort’, Kian ili faras tie en la lagun’, mi volus, ke ili estus eliront’. (Wagner)

Estas jam la 10-a matene, kiam komenciĝas la batalo, la kampulaj kanonoj bone laboras, pafas la ligan piedtruparon al forkuro. Jam dum 3. horo oni akre batalas, la situacio de la kampuloj estas bonega. La Junkro G. povas elmordi la dentojn ĉi-foje. Jen perfido, perfido. La urb-(vogto) kuratoro de Böblingen Leonhard de Breitschwert ŝteliras al la Junkro promesas al la liguloj malfermi la urbpordegojn, por tiamaniere izoligi la flankon de la kampula armeo. La liguloj marŝas kontraŭ la malsupran pordegon. La ĉi-tie gardantoj estis “kampuloj”, kaj sendis al ili feran saluton. La liguloj forkuras. Ĉu Leonhard trompis ilin? 200 liguloj pafistoj nun marŝas antaŭ la supra pordego, postulas eniran, minacas, okaze de rifuzo, bruligi virin- kaj infanaron. Ĉi-tie gardas “burĝoj” — kaj malfermas la pordegon. La ekster la urbmuroj troviĝanta kampul- kaj metiularmeo nun subite estas pafitaj de malantaŭe. La bonajn poziciojn la kampuloj nun devas cedi, la sorto de la batalo estas fiksigita. La kampulvicoj ŝanceliĝas.¹) La kampulomorto sin ĵetas sur la kampuloj.

“Fratoj, niaj alianculoj estas en danĝero, estus eterna honto, se ni volus malesperite, senkuraĝe hejmen iri, kaj nur tie renkontiĝi, kie okazas kermeso” alvokas²) Theus Gerber siajn Stuttgartajn kamaradojn. T. Gerber ankoraŭ lastmomente provis turnigi la batalsorton. La bravuloj sin ĵetas en la mortigan batalon, sed vane. La kampuloj forkuras, la liguloj sekvas ilin, riveregoj da kampula sango verŝiĝas sur la teron. La al arbaro rifuĝintajn kampulojn oni mortpafas kiel ĉasbestajon kaj birdojn, amaso da kampulkadavroj kovras la terenon, prirabita de la dungituloj.

(Daŭrigota) Kompilis: H. N. (511).

¹) Truĥses (Junkro Georg de Waldburg kastelo en supra ŝvabio, proksime de Fridriĥshafen — Konstanca lago.

²) Schwäbische Bund, elp. Ŝvabiŝe Bund = Ŝvaba ligo = liguloj. Ligo de liberaj urboj, feŭduloj eklezia nobelaro, la pfalzgrafo (palatinulo) kaj je la kapo la duko de Bavario).

³) La kapitano de la liga rajdistaro.

¹) Kampulmorto = masakrado je la kampuloj perdintaj batalon.

²) Theus Gerber meti-laboristo el Stuttgart, kiu venis kun 200 meti-laboruloj por helpi al kampuloj. Li jam ekkonis, ke la sorto de ambaŭ kategorioj dependas unu de alia.

— paĝo 8 —

SENNACIULO

KRONIKO

Britio

S-ro J. Henson, organizisto de Brita Marist-Sindikato (N. S. F. U.), aniĝis al esp. kurso en Londono kaj al B. L. E. S. La ŝipposedantoj ofte sukcesis laŭ ilia sperto pro la lingva divido inter maristoj. Esp. speciale helpas ĉar martransporto estas internacia afero.

Estonio

Tallinn. En fino de septembro komenciĝis esp. kurso por presistoj, aranĝata de “Esp. sekcio de Tall. Presista Unuiĝo”. Vizitadas dudeko da gek-doj. Ĉi kurso estas jam la dua, aranĝita de la juna esp. sekcio.

Francio

Lyon. Okaze de malfermo de 3 novaj kursoj la Esp-ista lab-grupo organizis propagandan feston kiu tute sukcesis. Pli ol 200 personoj respondis nian inviton kaj aplaŭdis koncerton kaj paroladon de k-do. Roux, kiu klarigis precize kial laboristaro devas uzi internacian lingvon por faligi la lingvajn barojn; tiel kapitalismo pli facile estos venkata. Alvokon al sennaciismo li faris. Pri tiu festo, la loka gazetaro raportis kaj la sukceso de l’ kursoj estas certa.

Nia movado kreskas preskaŭ pli rapide ol ni volus. 300 grandaj afiŝoj anoncas niajn kursojn, kiuj komenciĝis la 15. okt. — K-do Roux paroladis publike kaj kreis esp. grupon en Grenoble (110 km de Lyon) kaj St. Etienne (58 km). Same k-do Nicollet en Firminy (70 km) — Le Chambon (64 km) kaj Cluny (40 km) de Lyon. Nia agadkampo estas vasta, ni laboras tage kaj nokte. — Laŭ nia klopodo estos almenaŭ 40 SAT-anoj en la jarlibro. Ni konkuras la Paris-ajn SAT-anojn. H. N.

Denove, ĉiuj k-doj kaj grupoj estas petataj noti, ke la sidejo de la grupo estas nun en la laborborso (Bourse du travail) 39, cours Morand, Lyon VI (Francio). Ĉiulunde okazas kunvenoj.

K-doj kaj grupoj de F. E. O. el nia regiono dezirantaj helpon por organizo de kunvenoj, mitingoj, kunvenoj ktp. povas sin turni al ĉi-supra adreso.

Latvio.

Riga. En duonmonata organo de Centra Unuiĝo de latviaj profsocietoj “Arodnieks” aperis propagandartikolo de k-do A. Kažoks. Estraro de l’ sama unuiĝo decidis malfermi esp. kurson por laboristoj, kiun gvidos k-do A. Kažoks. senlaca pioniro de l’ p.t.t. profesia kaj esp. movadoj, redaktoro de nacia esp. revuo “Ondo de Dangava”.

Liepaja. Kvankam loka “Stradnieku Avize” (Laborista gazeto) jam daŭre enpresas tradukaĵojn el Esp. inter ili la grandan verkon “Faraono”, tamen idistoj sukcesis enpresi en ĝi artikolon, laŭdantan Idon. Dank’ al konvinka kaj lerta kontraŭartikolo de nia fervora S-ano Ed. Jaunvalks, idistaj asertoj estas detruitaj. La redakcio en sia postnoto konfesas la superecon de Esp. kaj ĝian gravan signifon por laboristaro.

D.

Ukrainio

Ĥarkovo. La movado promesas por nuna jaro multajn fruktojn. Aprobitaj estis de la SEU kongreso: senpera interligo de l’ lokaj organizajoj kun la ukrainia Centra Oficejo (Tutuk.), eligo de certa parto (10 %) el kotizaĵoj, por utilo de ukr. esp. movado, eluzado de l’ centra organo por la ofic. sciigoj de l’ Tutuk. ktp. Siaflanke, Tutuk. nun ĉesas disdoni specialajn ukr. membrokartojn, nur varbante la anojn por SEU entute.

En la fino de julio aperis eldonita de Regna Eldonejo Ukraina lernolibro de k-do Voleviĉ (6 presfolioj kun plena esp.-rusa radikaro).

Ĵus estas konfirmita la statuto de regnaj esp.-kursoj, gvidotaj de Tutuk., kun la specialaj fakoj en la entreprenoj kaj kluboj. En ilia plano estas ankaŭ preparado de Esp.-instruistoj. Krom tio, la fakto mem efikos dank’ al notoj, disĵetitaj en la tuta ĥarkova gazetaro, kiu estas legata en la tuta Ukrainio. — La ĵurnalo “Raboĉij Klub” (Laborista Klubo), organo de Polit-Klerigo Administracio kaj de Sindikata Konsilo, sisteme prezentas siajn paĝojn por esperanta afero, lumigante ĉefe la demandojn pri enpenetrigo de l’ lingvo en lab. klubojn kaj pri ĝia eluzado en laborista interkorespondado.

Sufiĉe efikis la vizitoj de eksterlandaj delegitaroj. Bedaŭrinde, la vizito de germ. laboristoj en Ĥarkovon koincidis kun la SEU-kongreso, kaj tial ne okazis la renkonto. Dum la vizito de l’ Eduk-Internacio jam okazis konversacioj de niaj kamaradoj kun la eksterlandaj gastoj, kaj kelkiuj el niaj eldonejoj publikigis kune specialan alvokon al la delegataro en kvar lingvoj — inter alie ankaŭ en Esp. La vizitintaj nin dresdenaj lab. sportuloj, kontraŭe, mem turnis al ni kun peresperanta frateca saluto, kiu estos enpresita en la gazetoj. Ĝenerale, la ĥarkova gazetaro komencas atenti la movadon, kaj ankaŭ la organoj de l’ Ukraina Centra Ekzekutiva Komitato (“Visty”) kaj Partia Komitato (“Kommunist”) aperigas ne sole notojn, sed tutajn artikolojn priesperantajn.

Sed la plej promesantaj por niaj estontaj sukcesoj estas kaj restas la celadoj, kiel en gvidanta centro de l’ ukr. movado, tiel ankaŭ sur la lokoj, al laŭplana laboro kaj al reciproka interligo. Bedaŭrinde, ĉi-tendencoj ne estas ankoraŭ tute ĝeneralaj, sed oni povas atendi, ke prosperos al la centro plivivigi la lokajn org-aĵojn tie, kie ili ne estas ankoraŭ sufiĉe viglaj. Ĝuste nun estas disvastigata la unua cirkulero pri laboro de vintro.

En la laborplano por la plej proksima periodo (en Ukraina skalo) estas projektita organizo de SEU-ĉeloj en entreprenoj kaj aranĝe de senpera interligo de niaj entreprenoj kun la koncernaj eksterlandaj de l’ sama produktado. Okaze de tio ni turnas nin kun speciala alvoko al laboristoj-esperantistoj. Ankaŭ ekzistas la intenco daŭrigi la eldonan agadon. Estas preparata ukrainlingva lernolibro, speciale por negramatikuloj; (por negramatikuloj sufiĉas “Petro” eldonita de SAT. Red.) projektita estas la eldono de ukrainlingva murgazeto; ekzistas ankaŭ la aliaj projektoj (parte jam proksimaj al sia efektiviĝo) sur kampo de vortara laboro.

La tuto permesas esperi, ke la movado en Ukrainio elpaŝas sur larĝan vojon.

Tutukano.

Originalaj esperantaj proverboj

Al kiu oni diras estimata, estas ofte sen estimo ata. — Pri la vero sonori, pri la vero dolori. — Ne en ĉiu puto same bona guto — ne en ĉiu kavo estas bona lavo. — Forlasante truon, mus’ ne faru bruon. — Ne al ĉiu aĉo sekvas la malplaĉo. — Ne pri ĉiu aĝo diras veron la virino kun kuraĝo. — Virino ĉirkaŭbrakumita ne estas fortikajo ĉirkaŭmurumita. — Malmulte da musoj estas sen vosto, sed multe da viroj sen muskol’, sen osto. — Hundo vibrigas la voston pro la ĝojo, virino la langon pro la kutimo. Pro la ĝojo oni plezuras, kutimo la ĝojon mezuras. — Hundo senvostigita restas la hundo, lango al virin’ perdita ŝanĝas ŝin el fundo. — Ne ofte la saĝo patras pri la frazo, brue verŝita el sub la nazo. — Ne ŝtopu per frapo truon en la kapo. — Truon en la senco ŝtopu per la ŝerco. — Ne dormu la ĝojo kaŝe en la koro. Suno donas la ĝojon, sed la geamantoj serĉu ĝin en la ombro de kaŝejo. —

F. V. Arbetaro.

Alvoko

Tut-Ukrainia komitato de SEU intencas ebligi la grandskalan interligon de ukrainia laboristaj amasoj kun la eksterlandaj kamaradoj laŭ principo de produktad-identeco. Eble la evtl. adreslibroj de naciaj Lab. Esp. Asocioj donas materialon tiuspecan. Tial ni petas afable ĉiujn (ekstersovetiajn) LEA’jn havigi al ni po 1 ekz. de iliaj adreslibroj (se eĉ pagoŝarĝe). Ankaŭ ĉiu loka SAT-peranto estas afable petata ĉi tie al ni almenaŭ 10 numerojn de SAT-anoj el sia loko, nepre notante la specialecon kaj, se eble, la entreprenon; nome, ni deziros por ĉiu loko 1 adreson de PTT’aro, 1 de instruisto kaj po unu laboristo el 8 instruistejoj diversspecaj. Ni penos iamaniere rekompenci kamaradojn per ukrainiaj esp-ajoj.

Ni kredas, ke la tutmonda laboristaro aŭdos nian vokon. Sendu laŭ adreso: Ukraino, Ĥarkov, VUK SERK, poŝt. skr. 244.

Tutuk SEU.

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 58, 5-a de novembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 6 (58)

[BILDO p.1 | 42,4,58,14] Stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, ĉirkaŭita de la vortoj «APERAS SEMAJNE»

  1. Novembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Konferenco en Locarno

En la belega svisa urbeto Locarno, kiu kuŝas ĉe la Lago-Maggiore — proksime de la itala limo, okazis dum la pasintaj semajnoj konferenco de la Ligo de Nacioj. Tiu konferenco havis la celon, garantii por la estonto la mondpacon. Kiamaniere oni solvis tiun tre tiklan problemon?

Estas akceptita de la konferenco t. n. “Okcidenta kontrakto”, kiu koncernas la landojn Germanio, Belgio, Francio, Anglio kaj Italio. Tiu kontrakto regulas la limojn inter Germanio kaj Belgio, Germanio kaj Francio. Ĉu restos okupataj partoj de la Rejn- kaj Ruhrregiono flanke de Francio kaj Belgio, ne estas definitive solvita en la kontrakto. Sed la artikolo VI. diras, ke la nuna kontrakto ne tuŝas la rajtojn kaj devojn, kiujn jam solvis la packontrakto de Versailles kaj la Dawes-kontrakto. Laŭ artikolo II. de la kontrakto la intertraktintaj ŝtatoj ne almilitu unu la alian, escepte, se iu estos atakita kaj sekve devas defendi sin, aŭ se la Ligo de Nacioj decidis tian militon.

Ĉiuj diferencoj inter la nomitaj ŝtatoj estu nuligotaj per pacaj rimedoj. Por ĉiuj eventualajoj la konferenco elektis konstantan komisionon kvinmembran, kiu helpu nuligadon de estontaj diferencoj. Se tiu interpaciga komisiono ne sukcesos solvi la eventualajn diferencojn, tiam estu submetotaj la diferencaferoj al internacia aŭ eĉ al eksterordinara juĝejo.

En artikolo IX. estas difinita, ke la britaj imperioj, inkluzive Hindio, per tiu kontrakto ne stariĝos sub iu ajn devo, do ili tute ne estas entenita en tiu kontrakto. Anglio en ĉiuj rilatoj konservas sian memstarecon.

Entute — mankas nur ankoraŭ la gluajo, por glui unu folion de la kontrakto sur la alian, por ke la tuta kontrakto ne disfalu. En Locarno oni intertraktas por eviti estontajn militojn — En Maroko, Ĉinio, Hindio, Greklando, Bulgario, en la tuta mondo okazas intertempe aliaj intertraktadoj — perpafilaj.

Ĉu estas eble, per tiu konferenco garantii la mondpacon? La antaŭaj frazoj jam parte donas la respondon. La kapitalista klaso provas per ĉiuj ajn rimedoj konservi la nunan kapitalistan sociordon. Sed la krizo de la kapitalismo tamen kun ĉiu tago pli akriĝas. Unu kapitalista lando estas la diablo de la alia. Oni provas garantii la pacon en la eŭropaj landoj, dume okazas bataloj en ekstereŭropaj landoj, en la kolonioj, inter la eŭropaj imperialistoj. La iamaj importlandojekstereŭropaj fariĝis dum la mondmilito eksportlandoj. Sekve nun por la produktaĵoj eŭropaj mankas landoj konsumantaj tiujn produktaĵojn. Do, la tuta krizo kaj batalo? — pro la prefera influo sur la mondkomercejo.

Intervenis la batalon sur tiu kampo alia lando, la proletara Sovet-Unio. Sovet-Unio per sia porbezona produktado superas jam nun sur la mondkomercejo ĉiujn imperialistajn, kapitalistajn landojn. Pro tio ankaŭ tiun fakton, kaj precipe ĝin, oni devis trakti en Locarno.

Antaŭ komenco de la konferenco en Locarno la rusa popolkomisaro por eksteraj aferoj Tschitscherin (Ĉiĉerin) entreprenis vojaĝon al Varsovio (Polio) kaj al Berlin (Germanio). La celo de tiu vojaĝo estis, intertrakti kun la pola kaj germana registaroj, komercajn kontraktojn. La pola kaj ankaŭ la germana registaroj konsentis kaj akceptis tian kontrakton, sed tio estis ja kontraŭ la interesoj de la aliaj kapitalistaj landoj. Polio per tio alproksimiĝis pli al Sovet-Unio, ĝi fariĝis pli sendependa de la franca kapitalo. La sama koncernas al la germana kapitalistaro. Do, oni devis bari tiun vojon al oriento.

Estas akceptita en Locarno t. n. “Orienta kontrakto”, kiu entenas kontraktojn franca-polan kaj franca-ĉekoslovakan. Laŭ partoj el tiuj du kontraktoj, publikigitaj de la angla registaro, Francio garantias al Polio kaj Ĉekoslovakio la militaristan helpon, okaze se Germanio atakus unu el ambaŭ ŝtatoj. Per tio la Okcidenta kontrakto estas nuligita, ĉar tiu ja difinas la nedifektecon de la germana limo okcidenta. La nova franca-pola kontrakto permesas al Francio, okaze de germana-pola konflikto, transiri la germanan limon okcidentan kaj marŝigi siajn trupojn tra la Rejnlando.

Sed kio estas la plej grava. Se okazos konflikto ĉe la rusa-pola aŭ rusa-ĉekoslovaka limo tiam la germana registaro estas devigata, permesi al la francaj, anglaj, entute al la trupoj de la Ligo de Nacioj ilian marŝon tra Germanio. Kion oni intertraktis malantaŭ la kulisoj ne jam estas konata. Sed, se fakte okazas konflikto inter Sovet-Unio kaj Polio aŭ Ĉekoslovakio, tiam ankaŭ la germanaj trupoj devas marŝi kontraŭ Rusio komune kun la aliaj trupoj de la Ligo de Nacioj. Tio estas la vera esenco de la Locarno-a konferenco. Kaj, se la momento estos favora por tiu atako, tiam la “neŭtrala” Ligo de Nacioj ne eĉ atendos unu momenton.

La tuta konferenco estis nur grandskale entreprenita teatro. Pri gravaj temoj (senarmiligo, forigo de kaŭzoj por la krizo kapitalista ktp.) oni ne akceptis iun ajn definitivan decidon. Por ĉiu proleto la celo estu klara. Precipe tiu konferenco montras al ni, ke la krizo en la kapitalista sociordo ne estas forigebla. Pro tio: For kun tiu sociordo malnova! Nur sincera, plej aktiva batalo porklasa gvidos la proletaron al vera mondpaco, al kontentigaj cirkonstancoj porvivaj. 715.

— paĝo 2 —

2 SENNACIULO

Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando!

IV.

En la lasta parto mi priskribis la akcepton kaj la sentojn de la laboristaro. Certe interesa ankaŭ estos por niaj k-doj kelkaj renkontoj kaj intervjuoj, kiujn ni havis dum nia restado en Moskvo. Ni komencis niajn vizitojn ĉe Bucharin, unu el la plej gravaj gvidistoj de la nova Rusio. Kune kun la svedaj k-doj, kiujn mi antaŭe jam menciis, ni aŭdis paroladon pri la situacio de Sovetio kun la aliaj ŝtatoj. Li donis al ni bildon de la evoluo kaj la senco de la rusa proleta ŝtato, bedaŭris, ke en la vicoj de la eksterlandaj malamikoj ankaŭ troviĝas socialdemokrataj gvidantoj, inter alie li respondis je la broŝuro de Kautsky pri la hodiaŭa komunista Ruslando. Li klarigis al ni, ke rusa registaro kaj popolo nur povas bezoni epokon de paco, kaj iu ajn milito nur detruus la jus, kun multaj fortoj, ekstarigitan ekonomion kaj industrion. Nature, li diris akcente, ke rusa proletaro ne lasu sin deteni, helpi al aliaj popoloj, kiam tio necesas.

Entute la impreso ĉe mi estis, ke k-do Bucharin tre klare kaj malrevite ekkonas la estantan staton de la mondpolitiko kaj ankaŭ la staton de la diverslandaj gelaboristoj. La kunsido mem perdis ion de la graveco, ĉar ni estis en sumo pli ol 300 k-doj, kaj pro la granda salono ni ne povis tiel bone interparoli, kiel ni deziris. Speciale bedaŭrinda fakto estis, ke oni devis paroli trilingve; la tradukado estas ĉiufoje por la nekomprenintaj k-doj tre enua. En tiu momento mi ree ekkonis la grandan signifon de Esperanto, kaj la ĉeestantoj mem sentis la mankon de komuna lingvo.

La esperantistoj triumfis, nenio povis esti kontraŭdirita al niaj argumentoj. Pli efike kaj ankaŭ pli sukcese estis nia renkonto kun

k-do Trocki.

Tiu k-do estas unu el la plej konataj en la tutmondo. Komence de la revolucio li kreis la ruĝan armeon, li poste estis la popolkomisaro por trafiko kaj hodiaŭ li estras la oficon por koncesio, tre grava posteno por la soveta ekonomio. Oni diris al ni, ke li estas ŝatata kiel unu el la plej kapablaj el la rusa gvidantaro, lerta kaj sperta ĵurnalisto, kaj bona kunlaboranto en la plej multaj demandoj de Sovetio.

Enirinte kaj salutinte lin, ni tuj komprenis, ke li pro sia fera energio kaj granda scio povis doni al la proleta revolucio potencan ruĝan armeon. Lia aspekto estis tre simpatia al ni, kaj en fluaj germanaj paroloj ni estis de li petataj, diri niajn demandojn, ĉar ni vizitis lin por ekscii ion pri la koncesia politiko. Ni ĉiuj scias, ke en preskaŭ ĉiuj landoj kapitalistaj oni asertas, ke en Ruslando ree estas enkondukita la kapitalismo en pli akra formo ol en la propraj landoj. Eble pro tio, por detrui la falsaĵojn, mi pli detale volas priskribi, kion li diris al ni. En koncentrigitaj frazoj li klarigis jenon:

“La registaro de ĉiuj unuigitaj respublikoj rajtas utiligi ĉiujn naturajn valoraĵojn, kaj disponas ankaŭ pri la pli grandaj industriaj entreprenoj. Pro tio la registaro povas doni al certaj kapitalistoj diversajn koncesiojn, kiuj rajtigas la ricevantojn ekspluati la riĉaĵojn de la tero; nature tiuj koncesioj estas esceptoj de la ĝenerala leĝo. Nun la koncesiposedantoj ne povas fari sur la al ili pruntitaj terpecoj kion ili volas. Ili estas enkadrigitaj en diversaj kondiĉoj, pri kiu jeno estu dirita: La kapitalistoj estas devigitaj, doni de la profito la duonon al la ŝtato, due, ili devas enkonduki kaj uzi la plej modernajn ekspluatilojn, ili povas konstrui fabrikojn kaj domojn tiom, kiom ili volas, sed kiam la daŭro de la kontrakto finos, ili devas forlasi la posedaĵon en la tiama stato, ĉio tiam fariĝos propraĵo de la ŝtato. Per tiuj-ĉi koncesioj la soveta registaro intencas plirapidigi la enkondukon de moderna industrio kaj evoluigi la ekonomion pli akre.

Ĉefaj kondiĉoj do estas unue, ke la grundo restis sovetia propraĵo, due ne devas esti aliigitaj la rajtoj kaj institucioj por utilo de la laboristaro. Devas resti la influo de la sindikatoj, la fabrikkonsilantaro, entute ĉio devas funkcii, kio estas leĝe fiksita por la tuta Sovetŝtato. Laboro kaj asekuro direktas sin laŭ la ĝeneralaj kondiĉoj. Pri la okupado de eksterlandaj laboristoj, la kapitalistoj estas rajtigataj enkonduki nur tiajn kvalifikitajn laborantojn, kiuj mankas en la lando mem.

Pri la nombro de la diversaj koncesiaj kontraktoj, donitaj ĝis hodiaŭ mallonge mi diras, ke nur 4 % de la tuta industrio, kalkuliĝis je koncesioj, 4,6 % de la laboristaro de tutsovetlando estas okupitaj en tiuj uzinoj.

Fine nur estu rimarkata, ke la plej grandan parton de la koncesioj posedas Germanio.

K-do Trocki opinias, ke Ruslando momente estas sufiĉe forta, ke ĝi povas doni pli da koncesioj ol ĝis nun. K-do Trocki pruvis, ke tio, kion li diris al ni, estis aŭtentika materialo, kaj montris ankaŭ, ke la raportoj kaj artikoloj de eksterlanda gazetaro estis kalumniaj.

La domo de la oficejo estis tre luksa, antaŭa posedaĵo de grandbienulo, kaj donis post nia vizito la certecon, ke nuntempe ĝi servis por pli bona celo ol antaŭe, kiam la provincaj riĉuloj tranoktiĝis en ĝi. Dankante ni adiaŭis de k-do Trocki por serĉi novajn informojn.

En la tendaro de la Ruĝarmeo.

Ekstere de la urbo en arbaro troviĝas la tendaro “Oktobro”. Dum la varmega somero la armeo translogiĝas en tendoj sur libera kampo. Tien la delegacio turniĝis por studadi la vivon kaj la strukturon de la plej konvinka por eksterlandaj, malamikaj ŝtatoj potencilo de Sovetio. Tendo apud tendo etendiĝis en longaj vicoj, ĉiuj loĝejoj por grupoj ĝis 12 soldatoj. Ke ni povis prijuĝi la staton, evidentiĝas el tio, ke ni ĉiuj mem estas “defenduloj de la patrio”.

Ni renkontis la soldatojn dum la taga servo. Je nia alproksimiĝo la ekzercado estas interrompita, kaj en mallongaj paroloj la tendara komandanto salutis nin, kiu nur per kelkaj malgrandaj steloj sur kolumo diferencis sin de la simpla soldato. Post kiam ni estis bonvenitaj, ni trairis la 5 klm longan tendaron. Antaŭ ĉio nin surprizis la pureco de la malluksaj tendoj. La vojoj puraj kaj dekstre kaj maldekstre ornamitaj per mosaiklaboro, farita el multkoloraj ŝtonoj en liberaj horoj de lertaj soldataj manoj. Ĉie, en la ĝardeno, en la tendoj ni trovis la bildon de Lenin, montrante per tio, ke li estas tre kara al la koro de ĉiu.

La servo mem daŭris potage 8 horojn, kiuj ne estas malŝparitaj per sensenca, arbitra “drilo”, kiel kutime en armeoj kapitalistaj. Plej granda parto nature estas la soldataj ekzercadoj, tamen oni ankaŭ plenumas kulturan taskon per elementa, ekonomia kaj politika instruado al ruĝarmeanoj. Forlasinte la devigan servon en la armeo post la servtempo, la soldatoj fariĝis la plej taŭgaj kaj lertaj agitatoroj por la proleta afero, kaj ĉar la plej multaj el ili devenas de la kamparanoj, ili varbas inter la kamparanaro kaj amikigas ilin al proletaro.

En la mezo de la tendaro kluba domo de armeo enhavas multelegatan bibliotekon, murgazeton kaj aliajn tempopasigilojn, kiel ŝakludiloj ktp. La kuirejo liveras por ĉiuj la saman manĝaĵon, kiu sufiĉas por plenigi la malsatajn stomakojn.

En speciala parto de la tendaro, aranĝita por kunvenoj, kinoj, teatraĵoj ni parolis en grandega mitingo al la ruĝa soldataro, kaj poste en multaj grupoj ni persone konatiĝis kun ruĝarmeaj k-doj. Ĉiu fiere rakontis pri la signifo de ilia armeo, kaj ili ankaŭ esprimis la plenan konscion pri ilia tasko en laborista ŝtato. Ĉiuj deziras, ke baldaŭ en Germanio estiĝu ruĝa armeo, ke tiam ambaŭ estos la forto, kiu donos al laboristaro tutmonda kuraĝon por nova batalo kaj kiuj helpas forigi por ĉiam la subpremon de niaj regantaj ekspluatantoj.

Reveturante Moskvon ni kunprenis la konvinkon, ke en kazo de neceseco ni trovos helpon de la rusa popolo.

(Daŭrigota) Willi Bennewitz, 2378

Eksplodo en pulvorfabrikejo

La 20. oktobro eksplodis pulvorfabriko proksime de Hannover (Germanio). Hazarde estas mortigitaj nur du personoj, unu per ŝtono, forĵetita per la eksplodo pli ol 200 metrojn. Krom tio estas vunditaj unu virino kaj du infanoj kaj tri pluraj personoj en najbara domo. La kaŭzoj? Tro longa labortempo kaj precipe, ke oni jam denove fabrikas pulvoron por nova mondbuĉado.

— paĝo 3 —

SENNACIULO 3

Striko de la tramistoj en Frankfurt a. M.!

Depost la 18. oktobro la tramistoj en Ffm. strikas. La burĝaro estas surprizita kaj furiozas, ĉar oni antaŭe ne atentigis publike pri la striko intencota. En la burĝa gazetaro oni insultas skribante, ke ĉi striko similas al iu fiagado, kiu nur dum la revolucio estis ebla. Sed ne nur la burĝaro, ankaŭ la proletaro estis surprizitaj pro la fina kuraĝo de la tramistoj, jam depost 5 jaroj ili traktadas pro pli bonaj laborkondiĉoj, sed ĉar ne ĉiuj estis organizitaj, striko ne estis ebla. La striko estis aprobata kontraŭ 5 voĉoj, ĉi fakto montras la mizeran staton de la tramistoj, kiu ankoraŭ estus pli sentebla per la nova tarifo, kiun oni intencis donaci al la sklavoj. La kaŭzoj de la striko estas jenaj: La laborkondiĉoj de urbaj tramistoj estas reguligataj laŭ regna tarifo. La ĝisnuna meza labortempo estis 9 horoj dum 14 hora deĵortempo potage, kaj oni rajtis pli altigi la deĵortempon ĝis 16 horoj. Ĉiu, kiu konas la streĉan kaj danĝeran laboron de grandurbaj tramistoj scias, ke ĉi deĵortempo estas tro streĉa kaj jam pravigas strikon. La nova regna tarifo, pri kiu oni nuntempe traktadas, pli altigas ankoraŭ la labor- kaj deĵortempojn ĝis 10 horoj respektive 16 horoj. Krome, ĉi tarifo postulas ankoraŭ atendan deĵoron, kiu estus pagota nur per 30% de la salajro. La tramistoj postulas 8 horan labortagon, pli altan salajron kaj po monatan pagadon de la salajroj. La po monata pagado kiel trafikoficistoj laŭ mia opinio estas danĝera, eble la estontaj oficistoj perdos la revoluciemon kaj proletan senton, kiu ĉe multaj Frankfurtaj tramistoj estas ne tro fortaj. Hodiaŭ, la 6. tagon de la striko oni povas konstati, ke, pro la unuecfronto, la tramistoj jam venkis en kelkaj gravaj punktoj, kaj pro la intereso de la Frankfurta laboristaro estus plena venko dezirinda. Strangan rolon ludas, en ĉi batalo, la ŝoforoj kaj aŭtomobilposedantoj. Ili sovaĝe veturegas tra la stratoj transportante homojn. En unu ŝarĝaŭtomobilo oni nombris 94 personojn, kiuj pagis po 50 pf. por 20 minuta veturado, kie restas ilia solidareco? Espereble la striko baldaŭ finiĝos per la venko de la tramistoj. SAT-ano 320

Justeco en Germanio

La Berlina verkisto Leo Lania publikigis en la jaro 1924 libron “Pafiloj vojaĝantaj”, kiu senmaskigis la ŝovadon kun armiloj flanke de la faŝistaj kaj kontraŭrevoluciaj unuiĝoj en Germanio. La germana prokuroraro tamen ne provis trovi la senmaskigitajn vojojn de la armilŝovantoj, sed ĝi postulas de Lania la nomojn de liaj informintoj por ilin tiri antaŭ la forumo de la klasjusteco. Lania rifuzas konigi al la prokuroro liajn informintojn, pro kio li nun ricevis monpunon. Krom tio oni minacas al li per aresto, se li plue rifuzas konigi liajn atestantojn.

Letero el Jugoslavio

Nikola Pašić, 82 jara maljunulo ministroprezidanto de nuna jugoslava registaro, aŭ pli trafe dirite: spirito de ĉiuj reakciemaj faroj, rilate al laboristaro, en tiu lando de fama Balkano — estas reveninta el mondfamaj eŭropaj banejoj. En Karlove Vary (Ĉekoslovakio) pro kuracado li estis rezervinta je sia persona dispono la tutan multekostan hotelon. Kronikkutime ni citu, ke okaze de lia alveturo en Karlove Vary prezidanto de Ĉekoslovaka Respubliko, idolo de naciem-burĝa elemento de Ĉekoslovakio T. Masaryk, estos direktinta al li telegramon dezirante lian resaniĝon “je bono de jugoslava monarĥio kaj tuta slavaro”. Ĉu ne estas ridinda komplimento, ke oni al unu maljunulo, troviĝanta jam antaŭ la tomba kruco deziru resaniĝon?

Ĉu vi aprobas tion Sovetlandanoj kiel slava popolo, kiel parto de tiu slavaro? Ne bezonas respondi. . . Filozofo T. Masaryk malsincere faris tiun komplimenton, kion estus farintaj same aliaj politikuloj, sed kial miri? Ili alkutimiĝis mensogi kaj diri malverajon, ĉar en ilia politika organizacio makiavelismo estas principo. Tiaj estas fiburĝoj, politikuloj el kiuj nek prezidanto kaj filozofo de Ĉekoslovaka Respubliko diferenciĝas.

Kio estas pli konstatinda kaj kio nin pli koncernas estas jeno: Jugoslavoj senlaboruloj kaj invalidoj malsategas, dum maljuna neresanigebla fikranio estas rezervinta multekostan hotelon en fama banejo Karlove Vary. Suferantaj laboristoj baraktantaj kun siaj familioj en mizero kaj malhavaĵo ĉu ne koleriĝu antaŭ ĉi-fakto? Ĉu ili ne estas pravaj kriegi: krimulo, rabisto!?

Pririgardu ni iom tiun 82 jaran maljunulon. Antaŭ, dum kaj post milito li estis kaj estas vera reĝo en la lando. Se li diras detroniĝu la reĝo — la reĝo estas jam forigita. Tia potenco troviĝas en liaj manoj. — Li estis tiu fama krimulo kiu kaŭzis la mondmiliton, ĉefa iniciatoro kiu estis forpelinta tutan popolon sur mondmilitan buĉejon, homo kiu elverŝis tiom da sango. Rezultato: centmiloj da mortintoj kaj tiom same da invalidoj kaj la lando detruigita. Li, post plena malriĉigo de la lando je homvivoj kaj havaĵo, jen forŝutas nun milionojn da dinaroj de tiu popolo por sia kuracado. Sed por gloriĝi sian regadon, siajn krimojn kaj fierecon li volas, ke tiu popolo en panteonigu lin. En Beogrado estas, laŭ lia volo, elkonstruota Panteono, kaj lia kaŝita deziro diras: mi volas unua eniri Panteonon . . . . Panteono signifas rea forrabo da milionoj al la popolo . . . De kie al tiu vera jugoslava monarĥo je dispono tiom da milionoj de dinaroj por pagi elluigitan multekostan hotelon? Du fontoj troviĝas, ŝtatbuĝeta mono kaj ŝtata en- kaj elliverada afero. Bezonas scii, ke iuj buĝetaj pozicioj estas al lia plena dispono, pri kiuj li ne devas doni iun ajn prikalkulon al ĉefa ŝtata kontrolejo. Alia fonto. Lia filo Rade Pašić enmanigis la plej grandan parton de la en- kaj elliverado ŝtata kaj tiamaniere lia familio fariĝis Pašić-profitkontorejo, ĉu oni ne ŝajnas legi fabelojn de orientaj reĝoj. — Jugoslava laboristaro, kiu tage estas turmentata kaj enkarcerigata scias pri ĉi-ŝteladoj. Nun, kiam li renkontas je ĉiu paŝo uniformitan ŝtatdefendulon, kiam ŝtato ĝis gorĝo armiĝis, al laboristaro jugoslava restas por nun mediti kaj malkaŝe organizi sin. Adriatikuloj.

Krio de netolerebla doloro

Karaj kamaradoj!

Ni turnas nin al vi, kun varmega peto, levi vian vokon de protesto kontraŭ tiuj bestaj kaj kruelaj, torturaj kaj barbaraj mokegoj, al kiuj jus submetiĝas laborista kaj vilaĝana junularo en okcidenta Blankrusio.

Ĉiutage kreskas kaj fortikiĝas revolucia movado en “kresoj” kaj ĝi frenezegigas polan registaron. Burĝaro decidis ne halti antaŭ iuj rimedoj, neniigi, mortpremi “bolŝevikan bacilon”. Kaj “defenziva” (pola gardeto) jam komencis sian laboron.

Tiu ekzekuto, kiu nuntempe okazas en okcidenta Blankrusio, ne havis similan antaŭe en Polio. Ĝi povas nur simili kun okazintaĵoj en Bulgario kaj Rumanio.

Kiel teatro de ĉi-tiuj “agoj” estas nun Bjelostoka distrikto. Jam dum tuta monato polico ruinigas unu post alia niajn rajonojn (subdistriktoj), arestas ne nur komunistojn kaj komjunulojn sed centojn da senpartia laboristjunularo. Polico timas teni ĉiujn arestitojn en unu granda centro — granda urbo laborista — Bjelostok. Kaj kiel centran karceron ili elektis malgrandan malofte vizitatan urbeton Bjelsk. Ĉiutage el Bjelostok, el Zabludova, el Svisloĉ, el Miĥajlovo, el Suprasli, kaj aliaj diversaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj ili enveturigas en Bjelsk novajn kaj novajn arestitojn, kiuj estas multe batitaj.

En Bjelsko nun jam troviĝas preskaŭ 600—700 arestitoj. Ili jam plenigas ne nur malliberejon, sed ankaŭ hospitalon, kiu nun transformiĝas en malliberejon kaj aliajn domojn. Arestitojn neniu povas viziti, ne doni eĉ por ili manĝaĵon.

Loĝantoj de Bjelsk rakontas, ke ili jam forgesis pri dormo.

Nehomaj, animdisŝirantaj krioj kaj ploregoj de arestitoj, kiujn oni aŭskultas de malliberejoj, tage kaj nokte, ne donas eblecon dormi trankvile, ne nur al laboristoj, sed ankaŭ al burĝaro de Bjelsk.

Ĉiujn arestitojn oni batas per pugnoj, bastonoj, skurĝoj, batilŝtipoj, botoj, vergas per vergoj, nudajn kalkanojn bruligas per ardigita fero, trenas sur planko per hararo, elŝiras harojn, enirigas kudrilojn sub ungoj, rompas fingrojn inter pordoj, enirigas inter fingroj bastonetojn kaj poste kunpremas manon.

Tra nazo verŝas po 7 botelojn da akvo, tra gorĝo verŝas varmegan salan akvon, alligas piedon al kapo kaj poste batas al kalkano per bastono ktp. ktp.

— paĝo 4 —

4 SENNACIULO

Tio montras bildon de neaŭdita krueleco, kaj sadismo, kiam iu komisaro de defenziva esplordemandas kaj torturas, trankvile fumas cigaredojn kaj poste per tiu sama cigaredo bruligas lipojn de torturita junulo aŭ laboristo.

Post unu horo aŭ unu kaj duona horo eĉ forta homo perdas konscion. Sed torturo ne finiĝas. Senkonscian arestiton oni surverŝigas per malvarma akvo kaj denove lin batas, rompas fingrojn ĝis nova sveno.

Kamaradoj! Nia junularo neniam scias pri liberaj cirkonstancoj por laboro. Ni naskiĝis kaj kreskis inter arestoj, torturoj ktp. Ni al ĉio kutimiĝis. Sed tio, kio nun estas en Bjelsk eĉ nin devigas ektremi. Ni ankoraŭ kun pli granda energio kondukos nian laboron, rekonstruas detruitan per pola polico laboristajn rajonojn. Kaj junularo laborista vilaĝana, unuiĝas.

Ni ne havas legalan gazeton, ni eĉ ne havas eblecon paroli libere, ni eĉ ne povas protesti kontraŭ krueloj kaj perfortoj sub nia nomo. Sed ni havas vin — niajn liberajn fratojn.

Ni turnas nin al vi kun nia krio de netolerebla doloro! Okuloj de ĉiuj 700 torturitaj homoj en Bjelsk turniĝis al vi en Sovet-Blankrusio! Kamaradoj! Rakontu al ĉiuj laboristaj kaj vilaĝanaj junuloj pri nia batalo, pri iliaj okcidentaj fratoj.

Laborista junularo per ĉiuj viaj fortoj helpu al Int. Ruĝa Helpo — al nia sola frato kaj helpanto en nia senfina malfacila batalo. Viaj varmegaj protestoj kontraŭ mortekzekutoj de k-doj Botvin’a, Gibner, Rutkovskij kaj Knievskij faris sian aferon ili devigis priparoli pri tio “societan opinion” de demokratia Eŭropo. “Pretz z karon schnurchi”! “For mortekzekutoj”!

Diru al Eŭropo pri nova ne aŭdita mokego en Bjelsk. Tie okazos granda maljustaĵo. Tie sen juĝoj oni mortigas homojn. Ĉiutage oni elveturigas po 8—10 jam mortajn kamaradojn.

Ni blankrusaj esperantistoj tutkore protestas kontraŭ tiu malmodesteco de pola registaro! Proletarioj de l’ tuta mondo! Esperantistoj! Aliĝu al nia protesto! Helpu al laboristaro en Polio.

Blankrusia Centra oficejo de Sovetlanda Esperantista Unio.

Jan Klys, D. Snejko, Baranovskij, P. Kirjuŝin, Peterleijter, Prohorĉik, Maksimov.

Paradizo de la demokratio

En Ĉekoslovakio la revolucia gazeto “Rude Pravo” aperigis antaŭ nelonge statistikon pri la historio de la laboristaj persekutoj en la Masaryk-a respubliko. Laŭ la statistiko la perforta subpremo de la revolucia proletaro depost decembro 1920 kostis kvardek-tri mortigitojn kaj pli ol cent-kvindek grave vunditojn. En nenombrebla vico da procesoj pli ol sep miloj da jaroj kruela karcero estas surpremita al la akuzitoj. Kaj tiu paradizo de demokratio estas regata de homarano kaj filozofo. Masaryk li nomas . . .

La pastroj en Estonio malpaciĝis!

Kio do okazis kun la pacaj ŝafpaŝtistoj? Ĉu iu ŝafo forkuris al iu alia paŝtejo, aŭ ĉu iu paŝtisto ŝtelis la ŝafojn de alia? Nek la unua nek la lasta estas okazinta, sed okazis, ke la tuta estonia pastraro, aperante en formo de konsistorio, kondamnis kaj eksigis el siaj vicoj pastron V. Kuljas. La konsistorio estis ricevinta plurajn plendleterojn, ke pastro V. K. estas herezulo. Li malagnoskas eston de Kristo kaj liaj mirakloj. En la preĝejo V. K. ne predikas tiel, kiel estas ordonite de dio. Krome li mem verkas ekleziajn kantojn, kiuj estas volonte kantataj de la tuta paroĥanaro. Li estas aranĝinta publikajn kunvenojn, kie li estas dirinta ke, ĉu efektive tio estas miraklo, se iu viro promenus sur nia apudurba lago? Ĉiuj rigardontoj dirus, ke li estas komedianto, trompulo aŭ iu alia. Kristo estas farinta neniun miraklon.

Kiel dirite, li ne kredas eston de Kristo.

La konsistorio, konsiderante la leterojn, postulis, ke V. K. venu al ilia kunveno, kie oni debatos la aferon. Tie oni prezentis al li kelkajn demandojn, interalie ankaŭ la sekvantajn:

La konsistorio: Kion opinias pastro Kuljas pri la reveno de Kristo?

V. K.: Kristo estas jam veninta, ne necesas plu veni. Espero pri “reveno” estas manko de la religio.

La konsistorio: Ĉu la penoj de l’ socialistoj, plibonigi la nunan sociordon, egalas la instruon de Kristo?

V. K.: En paroĥanaro komenca, oni akcelis aŭ disvastigis komunismon, kaj socialista sociordo estas sendube la plej prudenta solvo de la mizeroj ekonomiaj kaj klaskontrastoj.

La konsistorio: Ĉu kaj kiom multe estis Kristo mondpolitikisto?

V. K.: Sinjoroj, ne tedu min je politikaj demandoj, sed, se vi serĉas la dion, mi montros la vojon.

La plej grava kulpo estis, ke li estis panteisto, nekredanta dion personan. Solaj la konsistorio decidis ĉiesvoĉe kondamni kaj eksigi el la sankta ofico la “herezulon”, kaj nomi anstataŭanton al lia preĝejo.

Sed kion diras la paroĥanaro? Ĉu ĝi ekĝojis pri la decido? Ne! La paroĥanaro ne agnoskas la decidon de la konsistorio. Pastro V. K. devas resti en la sama ofico kaj preĝejo. Eĉ unu penion¹) oni ne pagos el siaj kasoj al la konsistorio, eĉ unu alian pastron oni ne enlasos la preĝejon. Oni esprimas malŝaton al la konsistorio, kiu volas perforte kovri la veron!

La konsistorio, havante nenian helpilon por plenumi sian kondamnon, nun sidas kune en sia ejo kaj meditas pri sataniĝo de la homaro kaj atendas la tempon, kiam revenos Kristo helpanta. Sed kiel dirite li estas jam veninta, ne necesas plua “reveno” kaj tial ankaŭ la decido estas neefektivigebla.

Tiaj “herezuloj”, troviĝantaj pluraj en la malgranda Estonio, estas tre volonte aŭskultataj de multegaj homoj, pro ilia emo al reformigo de la eklezio.

Sed ĉu estas grave ĝin reformi? Ĉu laboristoj aŭ aliuloj profitos je tio?! Ne! Nek taŭgas nek necesas la reformata nek la malnova eklezio! Certe la plej bona por ĉiu laboristo estas la “satana” opinio: sen religio! Joto.

¹) 100 penioj = 1,— mk. estonia.

Sciigoj el Azio

  1. En Moskvon tra Siberio venis du aeroplanoj, senditaj el Japanio de gazeto Asaka Asahi. Ili estis solene akceptitaj sur moskva aerplanejo. La entrepreno bone montras ligon inter popoloj de oriento kaj okcidento. La flugistoj venintaj por simboli la ligon donacis al Kalinin (la tutunia ĉefo) grandan silke broditan bildon de konata japana pejzaĝo kun la monto Fuzi-jama, fotografita el aeroplano. En domo de sciencistoj okazis solena kunveno por honori la gastojn. Ĉeestis Ĉiĉerin (ĉefo de eksteraj aferoj), japana ambasadoro Tanaka kaj multaj gazetistoj. En multaj paroloj oni konstatis la progreson de ligo, kiu kreskas inter popoloj de oriento, instigata de komunaj interesoj. Fluginte tra Siberio, japanoj donis al ĉefa siberia gazeto “Soveta Siberio” esperantan leteron, kiu en nomo de Japanio salutas rusan popolon kaj esperantistaron kaj certigas, ke aerflugado, radio, esp-o kaj kino estas kvar plej gravaj ligiloj inter popoloj de tuta mondo.

  2. Rusaj aeroplanoj el Pekin vizitis kelkajn ĉiniajn urbojn, ĉie ili estis kore akceptitaj. El Ŝanhaj 5. sept. ili venis Tokion, kie ili estis solene akceptitaj de japana popolo kaj aŭtoritatoj. La flugistoj ricevis belajn donacojn, ordenojn kaj laŭdojn pro sukcesoj de sovetia aeroflugado. La flugistoj havas kino-fotografilon kaj dum siaj vizitoj montras bildojn, kiuj portas klarigajn titolojn en ĉina kaj esp-a lingvoj. El Japanio aeroplanoj devas flugi Vladivostokon.

  3. Sudĉinia generalo Fynj-Juj-Sjan konata sub nomo de “kristana generalo” timis pro akuzoj pri “bolŝevismo”. Li publikigis ordonon al armeo. La ordono certigas, ke la generalo ne estas venkita de bolŝevismo kaj ne intencas sovetigi estratan de li provincon.

  4. Ĉirkaŭ 200 ĉinoj, kiuj servas en angla ambasadorejo en Pekin, strikis por solidariĝi kun ĉiuj strikantaj laboristoj ĉinaj.

  5. En Czin Dao pro ordono de provincestro Ĉjan Czo Lin estis arestitaj kaj mortpafitaj Li Vej Lun (estinta studanto de Moskva universitato de laboruloj de oriento) kaj Hu Sin Cze (redaktoro de loka radikala gazeto).

  6. Dum nuna somero en Mongolio laboris amerikaj sciencistoj-esploristoj, gviditaj de prof. Endrjus. La sciencistoj havis suspektindajn helpantojn, kiuj topografis,

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 5

termezuris kaj agitis kontraŭ “ruĝaj bolŝevikoj”. Ili spione esploris landon por militaj celoj. Registaro de Mongolio ellandigis ilin.

    1. aŭgusto en Ŝanhaj strikis pli ol 2000 poŝtistoj.
  1. Estraro de Sovetia Gosplano (Gos = regno, ŝtato) diskutis prezojn de kruda kotono, rikoltita dum nuna jaro en orienta Sovetio (Turkestano kaj Kaŭkazo). Estas decidita meza prezo de unu kilogramo 2,85 kopekoj (100 kop. = 1,94 de amerika dolaro) en loko de aĉeto. La elspezoj por organizi liveradon de kotono ĝis Moskvo, ne devas superi 14 % de l’ nomita sumo. La kosto de transporto, impostoj, la dumvoja perdo estas kalkulata aparte.

  2. En minejoj de Koreo apud Ĥejo okazis eksplodo de mingasoj. Estas mortigitaj ĉirkaŭ 140 ministoj.

  3. Dum ok monatoj de 1925 jaro ĉef-tribunalo de Tokio anoncis, ke en Japanio bankrotis 312 entreprenoj. Ĉiuj 12 monatoj de 1924 jaro donis pli malmulte da fiasko. La fiaskoj okazis pro akraj komerc-industriaj krizoj.

  4. En komenco de septembro tra Siberio veturis Moskvon Karahan (ambasadoro de Sovetio en Ĉinio). Li rakontis al laboristaj kunvenoj dum sia longa vojo (pli ol 10 000 kilom.), ke stato de revolucia kantona registaro estas tre serioza, ĉar ĝi devas batali samtempe kontraŭ du malamikoj — kontraŭ imperiistoj de okcidento kaj reakciuloj de Ĉinio. Estraro de Gon-Kong ĉiamaniere provokas intervenon de angla soldataro. Sed Pekin serĉas rimedojn por konsenti kun Gon-Kong kaj intencas protesti kontraŭ interveno de imperiistoj. La sorto de Gon-Kong en certa grado troviĝas en manoj de tutmonda proletaro kaj antaŭ ĉio de proletaro angla. Ĝenerale pozicio de Sovetio en oriento fortiĝas kaj baldaŭ devas atingi la ĝis militan.

  5. Komerco de Sovetio kun Ĉinio kreskas. Petrolo kaj ligno de Sovetio penetris el Vladivostok eĉ en Kantonon. Registaro de Ĉinio intencas deklari monopolon de petrolkomerco kaj ĉiujn mendojn fari en SSSR.

  6. Nuna Mongolio estas multe pli kultura ol ni pensas. Ĝi bone kaj tre rapide progresas gvidata de sia progresema registaro. Mi parolas pri “ekstera” Mongolio, t. e. pri Mongolio sendependa de Ĉinio. Antaŭ 2 jaroj malriĉa, tute rabita de sia pastraro mongola popolo kreis propran kooperativon, kiu bone funkcias tra tuta lando. Nun ĝi jam intencas estri eksteran komercon de Mongolio. En ĉefurbo de Mongolio Ulan Bator (Ruĝa Fortulo) 31. julio estis malfermita Kongreso de Mongola Kooperativo. Raportoj faritaj en la Kongreso montras, ke bilanco de l’ kooperativo en nuna jaro egalas 9 000 000 dolarojn (unu ĉina dolaro = unu sovetia rublo). El SSSR. ĝi intencas enporti por 1 500 000 dol. ĉin. diversajn fabrikaĵojn. Eksporto de krudaĵoj el Mongolio egalos supozeble la saman sumon.

Maksim Krjukov.

INTER NI

— “Sennaciismo kaj kontraŭŝovinismo samsignifas”, estas dirite en la protokolo de la V-a.

Mirige kaj strange! . .

Se mi ĉeestus la Kongreson, akre tian opinion mi rebatus. Kaj estas ja strange, ke vi mem ĉe tia diro ne eksaltis por ĝin plej energie kontraŭdiri kaj senkompate vipi la herezulon . . .

Tiel alparolis min juna, simpatia entuziasmulo. Kun riproĉa mieno kaj insista tono li atendis mian respondon. Kaj tiam mi sentis min kvazaŭ akuzato antaŭ juĝisto.

— Iel pravas via indigno, respondis mi. Tamen bonvolu kvietiĝi kaj kompreneme aŭskulti.

Ĉu do vi ne devis mem ofte prokrasti taskojn, tial ke aliaj ŝajnis al vi pli urĝe plenumendaj? Kion vi opinius pri iu, kiu akvumus en sia ĝardeno salatojn, dum lia domo forbrulas? Kredeble, vi pensus, ke tiu persono estas tute malsaĝa.

Nu, ĉe la V-a, la ĉefa, la urĝa tasko konsistis en tio, ke necesis fari ĉion eblan por konservi kaj plifortigi la necesecan unuecon en SAT. Ĉio cetera ŝajnis al mi tiam malatentinda kaj ne tuj zorgenda. Temis ja forigi la kaŭzojn de interdisputo por ke la spirita atmosfero de la Kongreso ebligu finfinan interkonsenton, unuanimecon. Tiel okazis. Kaj jen kial via iel prava riproĉo ne ŝajnas meriti seriozan konsideron.

Mi parolu al vi tute sincere kaj malkaŝe. Ĉu do estas tre grava la fakto, ke SAT-anoj povas havi eraran komprenon pri la signifo de la termino SENNACIISMO? Ne, tute ne gravas la afero. Kontraŭe. Ne malplaĉas al mi, ke sinceraj laboristoj, kiuj ne cerbumis longe pri la celo kaj taskoj de SAT, povas opinii, ke sennaciismo estas nur ia kontraŭŝovinisma koncepto. Nia organizaĵo ne devas esti ia sekto el teoriuloj, kutimantaj analizi la signifon de ĉiu termino; ĝi devas resti malfermita al ĉiuj senescepte esperantistoj, starantaj sur la klasbatala kampo.

Mi ja scias, ke patriotismo kaj kontraŭŝovinismo povas bone akordiĝi. Sed, mi ripetas, ne gravas se esperantista laboristo eraras pri la signifo de vortoj. Sufiĉas, ke, por apliki esperanton, la SAT-aparato devigu lin agadi en sennacieca kadro.

Tie kuŝas la gravaĵo. La cetero estas nur akcesoraĵo.

Sekve, estu certa, ke mi ne sidus trankvile kaj mute, se la parolo de nia nure kontraŭŝovinista kamarado riskus aliigi la strukturon sennaciecan de nia organizaĵo . . .

IUELIE.

Regna Kongreso de “Juna-Spartako” en Halle

De 10.—13. oktobro okazis en la fama klasbatala urbo Halle la dua regna kongreso de “Juna Spartako”, t. e. ligo, kiu centre unuigas la komunistajn infanojn-pionirojn. En la kongreso estis reprezentitaj 153 lokaj grupoj de Tutgermanio, kaj la dimanĉan manifestadon, kiu eksteren signalis la signifon de tiu kongreso, partoprenis 2500 infanoj, gepioniroj, kiuj procesiis tra la urbo kun freŝa, vivplena kantado, tumulte ovaciataj de la loĝantaro, kiu dense spaliris la demonstrantojn kaj kun admirinda fervoro prizorgis la infanojn dum ilia kelktaga restado en Halle.

La brila festvespero je la 10. kun teatroprezentoj kaj salutparoloj de junaj kaj maturaĝaj, kaj i. a. de franca, angla kaj norvega kamaradetoj, estis inda antaŭludo. Dimanĉon matene ni aŭskultis la unuajn referatojn de infanoj kaj unu paroladon de instruistino, kiu estis kun la geinstruista delegacio en Sovet-Unio, pri la pionirmovado kaj edukmetodoj en Rusio. Malgranda knabo el Berlin, ĵus reveninta el Sovetio, raportis tre vigle pri la Internacia Konferenco de infanoj okazinta en Moskvo. Lia parolado kaj tiu de pionirino pri la rusa pionirmovado devis anstataŭi la raportantojn el Sovet-Unio mem, ĉar ilin la registaro ne estis enlasinta Germanion. Tamen la registaro ne povis malhelpi, ke spiritaj ligiloj kaj fratsentoj inter rusaj kaj germanaj gepioniroj forte sentiĝis kaj forte intertuŝiĝis. Ĉiam, kiam oni aludis pri la 1 1/2 miliono da organizitaj infanoj en Sovet-Rusio, la koroj de la etuloj batis pli forte, la okuloj brilis pli arde.

Gravajn temojn pritraktis la kongreso. En Germanio minacas la nova “regna leĝo por lernejoj”, kiu liveros denove la lernejojn al la spirita sklavigo de la reakcio, ilin transdonas al la religiuloj kaj ideologe vendas al la pastroj kaj iliaj helpemuloj. La kongreso montris, ke ne nur plenaĝuloj, ne, ke eĉ la infanoj mem estas pretaj, kontraŭagi siaflanke al la perfortoj de nuna reĝimo. Pri la “lukto de l’ infanoj en la lernejo” (kontraŭ naciismo, kontraŭ batsistemo) ekestis vigla diskuto. La neceseco formi ĉelojn en la lernejo, cele de kuniĝo por la lukto, estis akcentata. Siajn specialajn spertojn donis la sentimaj batalantoj en Bavario kaj Turingio, kie la infan-organizaĵo estas malpermesita kaj laboras nelegale. Ne nur en la lernejo, sed ankaŭ ekster la lernejo la “Juna Spartako” havas siajn taskojn. Referato pri infanlaboro kaj ekspluatado de infanoj donis per trafaj ekzemploj el la ĉiutaga vivo la pruvon, ke eĉ en “civilizitaj” landoj (ne nur en Ĉinio) infanoj devas perlabori en peniga laboro kelkajn malmultajn monerojn por vivo, kaj ke la oficialaj leĝoj por protektoj de la infanoj estas tute nesufiĉaj. Inter la proponoj akceptitaj de la kongreso troviĝas unu pri eldono de kantaro por laborist-infanoj kaj unu pri unuecigo de la vestaĵo por organizitaj infanoj (pionir-tuko).1) Dum la infan-kongreso kunvenis ankaŭ la gvidantoj de infan-grupoj, kiuj interkonsiliĝis pri la direktivoj de la estonta laboro.

Ankaŭ flanke de la plenkreska laboristaro tiu kongreso estis multe atentata. La

  1. (Ĉu Esperanto ne estas pli grava por tiu juna generacio? Ŝajnas, ke oni malatentis tiun ĉi punkton. Red.

— paĝo 6 —

6 — SENNACIULO

laboremo, ĝojanimeco kaj entuziasmo de la infanoj donis al multaj aĝuloj novan kuraĝon por la batalo kaj certigon, ke neniam pereos, neniam mortos la altaj ideoj, ĉar kiam formortos la maljunaj batalantoj, ilin anstataŭos kun freŝaj fortoj nova generacio.

N. Barthelmess.

Proceso kontraŭ la 500 ribelantoj en Rumanio

De post du monatoj okazas la proceso kontraŭ la ribelantoj de Tatar Bunar. En la pli ol 60 procestagoj ne jam ĉiuj 500 akuzitoj estas aŭskultitaj, ili certe ankaŭ ne ĉiuj trovas okazon sin defendi. Kontraŭ 127 el la 500 akuzitoj mankas ĉiu ajn akuzanta materialo. Sed tamen ili devis suferi la kruelaĵojn de la esplorkarcero dum tuta jaro, nur ĉar oni intermiksis iliajn familinomojn. La militarista juĝejo ankaŭ al ili ne donis okazon paroli pri la subprem- kaj torturagoj de la blankuloj.

Nun okazas la proceskunsidoj eĉ nokte, ĉar la registaro deziras, ke la proceso plej baldaŭ finiĝu. Laŭ ordonoj de la militaristaj instancoj la “gvidantoj” estu kondamnotaj senescepte al morto, kaj la plej teruraj karcerpunoj estu decidotaj al la kiel eble plej granda nombro de la akuzitoj. Pro tio oni povas atendi karceron de kelkaj mil jaroj entute. La proceso ankoraŭ daŭras en la Kiŝinev-a esplorjuĝejo (Rumanio).

Socialdemokrataj SAT-anoj!

Dum la V-a kongreso en Wien okazis frakcia kunsido de la socialistaj SAT-anoj. K-do Deubler-München raportis pri la ĝis nun farita laboro, kiu ĉefe konsistis el interrilatado kun kaj informado al diversaj unuopaj k-doj. La kunsido decidis, ke la Wien-aj k-doj transprenu la gvidadon de la frakci-laboroj kaj elektis tuj la k-dojn: Rinesl, Josef (2362), Rasztoczky, Daniel (3278), Jonas, Franz (1484), kiuj nun formas la frakcian ekzekutivon.

Konsiderante la relative malbonan staton de nia movado en socialdemokrataj partirondoj, la frakcia ekzekutivo decidis, koncentri la fortojn, por antaŭenpuŝi nian movadon en tiun direkton. Kompreneble tio postulas, ke ĉiu unuopa k-do laŭ morala devosento anoncu sin al kunlaboro.

La frakcia ekzekutivo urĝege petas ĉiun k-don, nepre respondi laŭpove la jenajn punktojn:

  1. Kiel rilatas al Esperanto la oficialaj partirondoj en via urbo, distrikto, regiono, lando?

  2. Kiel estas la stato de la E-movado en socialistaj rondoj?

  3. Nomo kaj adreso de la partiestraro en via lando?

  4. Nomo kaj adreso de la socialistaj ĵurnaloj en via urbo, distrikto, regiono, lando?

  5. Ĉu vi havas interrilatojn al iu el tiuj gazetoj por enpresigi artikolojn, senditaj de ni?

  6. Ĉu vi povas liveri al ni artikolojn pri laboristaj (politika, sindikata, kooperativa, kultura) movadoj, kiuj estu presotaj en “S” kaj en la nacilingvaj ĵurnaloj?

La frakcia ekzekutivo povos plenumi sian malfacilegan taskon nur tiam, kiam ĉiu unuopa socialista k-do firmkore kunlaboras. Tion memortenu!

Ĉiujn skribaĵojn sendu al k-do Franz Jonas, Wien, XXI, Jedlersdorfer Platz 33.

Faŝista perfortago en Anglio

Kvar faŝistoj en London la 17. oktobro matene haltigis veturigiston de veturilo minacante per revolvero. En la veturilo estis 8000 ekzempleroj de la “Daily Herald” (organo de la angla Labour Party). La faŝistoj forveturis la veturilon kaj finfine ili puŝegis ĝin kontraŭ preĝeja muro, kie ili preskaŭ tute rompita forlasis ĝin. La angla policistaro arestis kelkajn tagojn pli poste 17 jaran faŝiston, en kies loĝejo troviĝis multe da materialo de la faŝista movado, kaj kiu ankaŭ dum esplorado konfesis sin kulpa. La aliajn tri kunagantojn oni ĝis nun ne trovis.

Daily Herald estas la organo plej vastigita en London, eldonita de la socialdemokrata partio. Do tiu okazaĵo montras, ke ankaŭ en Anglio la faŝista movado pli ampleksiĝas kaj precipe, ke ĝiaj anoj pli kuraĝiĝas.

A. A. Purcell forpelota el Ameriko?

La kurĉaso kontraŭ eksterlandaj revoluciuloj eĉ alprenas jenan formon, ke nun, flanke de la burĝa gazetaro en Ameriko, okazas agitado por elpeli A. A. Purcell, kiu kiel reprezentanto kaj estro de la angla sindikata kongreso partoprenas la kongreson de la amerika sindikataro. Oni precipe atakas lin, ĉar li estas samtempe reprezentanto de la sindikata unueco. Partoprenas la kongreson ankaŭ reprezentantoj de aliaj landoj, kontraŭ kiuj ĝis nun ne eĉ unu voĉo sin levis. Sed kontraŭ A. A. Purcell kaj kontraŭ aliaj revoluciuloj oni volas uzi la kontraŭkomunistan leĝon, kvankam Purcell estas socialdemokrato.

RADIO

El la radiofona parolado de la soc.-dem. ministro

A. Srba

La 8. septembro 1925 en Praha (Ĉekoslovakio)

“Anatol France profetis en sia romano: ‘Sur la blanka roko’, ke Rusio fariĝos foje alirebla por la okcidenta kulturo pere de pluvo da kolektivistaj vortoj, per kiuj ĝi estos superŝutata, helpe de artifike konstruotaj maŝinoj, direktataj de la okcidenta Eŭropo super Rusion kaj ĝian loĝantaron. Pri tio mi ĉiam rememoras kiam mi aŭdas la kontraŭon, per kiuj ni loĝantoj okcidentaj, estas superŝutataj dum la radiofonado el Moskvo.

Ne ekzistas forto kontraŭmetebla, kaj eĉ neniu pensas malhelpi la eksterlandan radio-disaŭdadon sur sia propra teritorio, same kiel ne estas eble malhelpi la disvastigon de la radioakceptiloj. Kion signifas tio? Multe pli ol iu ajn pensas, tio estas la plena liberiĝo de la penso, tio estas la internacia konkurado de la ideoj, tio estas la forigiteco de la ŝtatlimoj, de la nacioj, gentoj, la senlimigebla konkurado sur la kampo spirita.

Ankoraŭ mankas la unuiganta internacia helplingvo, kiu promesas fariĝi la rapide disvastiĝanta Esperanto, por ke estu plene donitaj la fundamentoj, sur kiuj kreskus la spirita unueco de la tuta homaro.”

Trad. F. H.

Radio en Sovetio

Radiolaboratorio en Niĵnj-Novgorod komencas eksperimenti radiotelegrafadon kun Vladivostok. En Vladivostok estas konstruata speciala ricev-aparato.

* * *

Niĵni-Novgoroda radiolaboratorio je la nomo de Lenin daŭrigas transdonadon per mallongaj ondoj. Dum lastaj 2 monatoj la stacio transdonadis per ondoj je 20,5, 25, 26,5 metroj. Al transdonilo oni kondukas elektro-energion je 15—18 kvt. Aparato havas kupran katod-lampon je 25 kvt. de profesoro Bonĉ-Brujeviĉ. La stacio ricevis multege da leteroj kaj poŝtkartoj el Brazilo, Hindio, Aravio kaj antaŭnelonge el insulo Tasmanio (Aŭstralio) de radioamatoroj, kiuj bone aŭdas ĝin. Ĉu niaj k-doj radioamatoroj aŭdas ankaŭ ĝin?

* * *

Moskvaj uzinoj de Elektrotrusto ellaboras nun malgrandajn disaŭdigilojn laborantaj je distanco de 200—300 klm.

* * *

Narkompoĉtel (Popola Komisaroj de Poŝto kaj Telegrafo) projektas konstruadon de 2 grandegaj transdoniloj por kunligo Moskva—Nev-Jork kaj Moskva—Peking—Tokio.

I. Avrunin (1122).

[BILDO p.6 | 66,69,93,81] Skemo de radioakceptilo: elektra cirkvito kun katod-lampo (KL), variometro (V), kondensatoroj (K, K1), baterioj (B, AB), tero (TERO) kaj telefono (T).

Nova radioakceptilo (sen anteno) proponita de k-do Pokrasov (Moskvo)

KL = katod-lampo — V = Variometro K = Fiksa kondensatoro — AB = Anod-baterio K1 = Variebla kondensat. — B = Baterio 4 volta T = telefono. (1122)

Ni ekspedis la voĉdonilojn kun la antaŭa n-ro (57), al neabonantoj ni sendas ilin parte al la perantoj, kaj al izoluloj rekte.

Adm.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 7

LASTAJ NOVAĴOJ

Ĉe Aldan (Siberio) oni konstruas novan urbon “Tammot”. La urbo estos ligita per telefono kun novaj minejoj, kie oni trovas riĉegajn kvantojn da oro.

En Leningradon bone alvenis 2 italaj gidroplanoj. La aviadistoj estis tre gasteme renkontitaj, flanke de Leningradanoj.

(1122)

La striko de laboristoj en la ŝipkonstruejo de Rotterdam estas kvazaŭ finiĝinta. Strikas nur ankoraŭ parto en la konstruejo de Smit.

Laŭ sciigoj el Batavia, ĉe Pindgaj, orienta bordo de Sumatra disfalis ponto; 50 personoj estas netrovitaj.

En Palermo pluvego parte inundis dum kvin horoj la urbon kaj la elektra lumo estis difektita. Ekestis ĝenerala paniko. Fabrikoj kaj provizejoj estis plene subakvigitaj. Ofte la akvo atingis altecon de du metroj.

En Tsingtau 3000 viroj de la trupoj Tschang-Tso-Lin enŝipiĝis sur kvar kanonboatoj kaj tri transportŝipoj, por iri al Raitschaŭ kaj samtempe unuiĝi kun la ĉefa potenco de Feng por partopreni flankatakon al la unuiĝintaj kontraŭaj fortoj.

La metallaborista sindikato en Germanio rifuzis la decidon por la metalindustrio en la nordokcidenta grupo.

En Dortmund la tramistoj rekomencis la laboron ĉiulinie.

Komence de decembro malfermiĝos en Moskvo ĉinia Universitato kun la nomo Sun-Ya-Tsen, kiu akceptos 250 ĉinojn.

[REKLAMO p.7] Baldaŭ aperas La Morto de Blanjo de Jean Tousseul trad. Léon Bergiers Prezo: 1.20 mk. g. duobla volumo de Biblioteko de Sennaciulo Mendebla ĉe Administracio: R. Lerchner, Leipzig, Colmstr. 1 (Germ.)

KRONIKO

Britio

BLES vigle laboras pro la alpreno de Esp. flanke de la Sindikata Konferenco. Konataj sindikataj oficialuloj Henson (maristo) kaj Elvin (oficisto) aniĝis. Novaj kursoj en Manchester, Londono, Braintree kaj Grays. “Skizo de Ekonomia Geografio” estas fintradukita, nur mankas mono por preskostoj. M. Starr verkis novan libron, “Laboristo Rigardas Ekonomian Sciencon”, kiu estas laŭde recenzata. 2052

Germanio

Halle. Dum kongreso de la komjunularo tutgermania okazinta la 14.—17. okt. k. j. en Halle (Germ.) estas disdonitaj flugfolioj, alvokintaj la junularon inter korespondadi kun la junularo ekstergermania per Esperanto. La flugfolio estas ĉiuflanke bone akceptita kaj atente legita. Do, sukceso por ni. Krome estas prelegita salutletero de la “komfrakcio el membroj de SAT”.

Sovet-Unio

Minsk. Blankrusion vizitis ĉekoslovakia laborista delegitaro. Interalie inter delegitoj estis unu esperantistino — Anna

Je memoro de la 400jara datreveno de l’ kampulbatalo apud Böblingen 1525

(Fino)

T. Gerber perdas 80 kunulojn de sia 200 anaro, atingas Stuttgart persekutita de la liguloj, kie la urbkonsilantaro volis pendigi la bravan Gerber, sed sukcesis al li forkuri al Esslingen. La fajfisto M. Nonnenmacher same falis en la manojn de la Junkro, estis ligata je paliso kaj tute malrapide rostita. Dum la feŭduloj diboĉis, amuziĝanta je la doloroj kaj martirplena morto de la viktimo.

De nun la batalŝanco por la justa afero estas perdita por la kampuloj en ĉiuj estontaj okazintaĵoj.

Jaklejn 1) ne jam cedas kaj klopodas kolekti la rifuĝintan kampulanaron. En la proksimeco de montetoj Asperg (kie ankaŭ hodiaŭ pluraj politikaj krimuloj estas malantaŭ malliberejaj muregoj) li estis ekkaptita de la tiea prokuroro kaj senkapigita.

Böblingen estas forte kontribuita de la liguloj, al la civitanoj forprenitaj armiloj kaj kirasoj. Pro ribelo de la incititaj mizeruloj forkuris la perfida Vogto Breitŝvert al Pforzhejm. La venko kaj subpremo pri la franka kaj ŝvaba armeoj sukcesis al la liguloj plej parte per Götz de Berlichingen 2), kiu estis elektita intertempe kiel gvidanto de la “Hela, kristana aro kiu gvidis la kampulojn al senŝanca atako al la Frauenberg (monto proksime de Würzburg) kaj tiel apartigis 7000 kampulojn de la batalo, por fine mem forkuri. Nur Florian Gejer kun sia nigra aro liveris al la liguloj kelkajn malfacilajn batalojn ĝis kiam li fine fariĝis viktimo de murdo, farita de sia propra bofrato, pro klasperfido.

Pereigita la franka armeo, batitaj la kampuloj kaj ministoj el Turingio, mortigita ilia eminenta gvidanto Tomas Münzer 3). En la sango de 30 000 kampuloj, virinoj kaj infanoj estas sufokita la ribelo en Alzaco. Ankoraŭ flagras la ribelo dum tiu somero en supra Ŝvabio, sed vane. Rekomencas la antaŭa sistemo.

La nombro de la mortigitaj kampuloj estas proksimume 130 000 kampuloj kaj laboristoj ekster juro! Supren al vera libereco!

En la urboj disvolviĝas iom post iom el la simpla primitiva metio la manufaktur-laborejo kun sia ankoraŭ primitiva laborraciigo. Kelkiu servut-kampulo rifuĝis el la servuteco al la urbo, klopodas trovi laboron.

La maŝino ebenigas al si la vojon, potence la kapitalismo movas la flugilojn. La urbaj kapitalistoj sin montras komence, revoluciemaj en la batalo kontraŭ la malnovo kontraŭ la mezepokaj cirkonstancoj sub feŭdeco kaj ekleziularo. Malgraŭ la forigo de la iamaj premigaj rimedoj kontraŭ li, troviĝas la etkampulo kaj lia frato en la urbo, la industrilaboristo en mizera situacio. Libera de mezepokaj katenoj, estas li samtempe ankaŭ eksterjure, senŝirma kontraŭ la ekspluatado per la grandkapitalistoj, la novaj subpremigantoj. Ankoraŭ hodiaŭ ĝemas la etkampulo: Aŭskultu, kia estaĵo tio estas? ni en tia mondo resaniĝi ne povas! La juĝeja pedelo estas hodiaŭ al la etkampulo sur la kampo tute ne nekonata homo. Al la laboristo estas detenata la dekono de sia mizera salajro. Ĉio, kion li manĝas, kion li ĉiutage aĉetas estas ŝarĝita per imposto kaj dogantributo. Ĉi-kiu sin incitas pro tio flugas straton, fariĝas senlabora, povas mortaĉi kun virino kaj infanoj. La honestaj konsilantoj ne plu bezonas okupiĝi pri la pendigado, centmiloj, por forkuri el la mizero, sin mem pendigas, venenigas. Ne malpli mortaĉas je malsat-malsano.

Je la loko de ligaj dungituloj troviĝas hodiaŭ la policanaro. Ankaŭ junkrojn Georg kaj tiranojn, ni pli multe havas ol ruĝajn hundojn. Niaj prauloj 1525 nin kvazaŭ alvokis:

Hejmen iras ni venkitaj. Niaj genepoj estos pli bone ekipitaj.

Pli bone ekipi nin ni nur povas, kiam la etkampuloj kun la kampo- kaj industrilaboristaro batalas en komuna fronto. Ne ope konsumiĝi, sed komune batali kaj venki estas nia tasko. Vojomontrantaj estas al ni, ne lastfine, la spertoj de la kampularmilito 1525. Radianta estas antaŭ ni la vojo kaj batalo de la laboristoj kaj kampuloj de tiu lando, kiuj ankaŭ “venkite” eliris militon, sed kie ne estas akceptataj Dawes-komisioj kun florbukedo. Kie la kondiĉoj de la laboranta amaso sin ĉiutage pliboniĝas. Temas nun komune ekstarigi ankaŭ en Germanio tian potencon de la laboruloj.

Leviĝu en mizer’ dronanta . . .

Kompilis H. N. (511)

  1. Jäcklein Rohrbach, elp. Jeklejn Rorbaĥ.
  2. Götz de Berlichingen, elp. Gec de Berlihingen, ankaŭ kavaliro.
  3. Tomas Münzer, elp. Tomas Mincer, distinga karaktero. Samepokulo de D-ro Martin Luter, ambaŭ teologoj, sed kia diferenco inter ambaŭ!

— paĝo 8 —

8 — SENNACIULO

Boŭdo. La 5. okt. lokaj esperantistoj SAT-anoj aranĝis kunvenon kun partopreno de k-dino A. Boŭdo, kiun krom tio vizitis multaj laboristoj kaj oficistoj. Post esperanta raporto de eksterlanda k-dino ekŝutiĝis demandoj pri vivkondiĉoj de laboristaro en Ĉekoslovakio, al kiuj respondis k-dino Boŭdo, ĉar ĉiuj raportoj kaj demandoj de ĉeestintoj estis parolataj aŭ tradukitaj esperante, ideo de lingvo internacia, kiu kunligas tutmondan proletaron, plifirmiĝis en niaj laboristaj rondoj.

Ni petas ĉiujn preterpasantojn Blankrusion laboristojn-esperantistojn, viziti Minskan SAT-organizaĵon, nur sciiginte nin pri sia alveturo kelkajn tagojn antaŭe, por ke ni povu vin renkonti ĉe stacidomo kaj pretigi ĉion eblan. Skribu laŭ adreso: Sovet-Unio, Minsk, poŝtkesto 33.

P. Kirjusin.

Kojdanovo. Esperanto bone progresas ĉi tie. Jam de longe laboras 2 kursoj de Esperanto kaj baldaŭ, verŝajne, ni povos malfermi esperantajn-rondetojn ĉe lokaj lernejoj. Gelernantoj, ne estante dume perfektaj en Esperanto, jam komencis interkorespondadon kun eksterlandaj laboristoj.

P. Kirjusin.

Kiev. La 13. okt. venis Kievon delegitaro de ĉekoslovakiaj laboristoj. Inter la delegitoj estis esperantistino k-dino A. Boŭda. La 14. okt. vespere k-dino Boŭda vizitis klubejon de Kievaj esp-istoj, kie okazis solena kunsido. Ĉeestis ĉiuj lokaj SAT- kaj SEU-anoj kaj multe da publiko. Post salutparoladoj okazis vigla diskutado pri nuna situacio de ĉekoslovakia laboristaro kaj pri esp. movado. La kunsido havis grandan sukceson kaj tre ekinteresis la publikon pri esperanto. Post la vizito al ni de k-dino Boŭda ni esperas pri granda vigliĝo de l’ movado en nia urbo. 728

Skribu laŭ malsuprenomita adreso:

Al k-do Tomilov Anatolo — por grupo “Komenco”, Lebedevskaja strato, domo 30/13 de l’ Ĉasovitina, urbo Petrovskij Zavod, Zabajkalskoj gub. (Transbajkalia gubernio) Siberio — Sovet-Unio.

Anatom.

Ivanovo-Voznesensk. Nia loka regiona fako de SEU organizis Esperanto-semajnon de 1. ĝis 14. okt. ĉi jaro. Estis faritaj: literaturekspozicio en la fenestrego de loka librejo, lekcioj: 1. ĉe fervojistoj, 2. en salonego de kom. Komitato, en domo de instruistoj. Organiziĝis kursoj: 1. en fervojista klubo, 2. en klubo de uzino “Zarjadje”, 3. en domo de geinstruistoj, 4. ĉe konstrulaboristoj, 5. ĉe kom. komitato. Estis presitaj en loka gazeto alvoko, anoncetoj kaj 3 artikoletoj unu el “Sennaciulo” pri “Narkompoĉtel kaj Esperanto” (marko Popova kaj poŝtkartoj).

Esperkor.

Svisio

Basel. Malfermiĝis nova kurso kun 20 partoprenantoj laŭ rekta metodo. Komence mi donos 2 ĝis 3 preparajn lecionojn, poste laŭ “Petro”.

K. Deutschle.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Britio

— K-do K. Cook (19j.), Goolden St. 4, Hr. York St. c. m. Manchester, kun gek-doj en Germanio kaj S. S. S. R.

Ĉekoslovakio

— K-do Ludvik Jakoubé, Velké-Hamry. n-o 19, dez. koresp. kun amatoroj entomologaj, speciale pri skaraboj (laŭeble ankaŭ interŝanĝi).

Germanio

— Junaj pioniroj (jun-spartakistoj) dez. koresp. kolektive kun pionirgrupoj ĉiul. Adr. J. S. B., Leipzig-Stötteritz, Holzhäuserstr, 87 (Stolze).

— K-do Fritz Traut, Am Lindenwald, 62, Griesheim a. M., dez. koresp. pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl. k. ĉ. l., certe resp.

— K-do Ernst Kissler, Hochstr. 7, Griesheim a. M. serĉas gekoresp-antojn el ĉ. l. por gelernantoj de la “Lab. Junularo Frankfurt” pri ĉ. temoj, L, PK, PI, bfl.

— K-do Karl Göckl, Minervastr. 30, Nürnberg, dez. koresp. pri ĉ. temoj en esp. kaj angla lingvoj, L, PK, PI, k. ĉ. l. Respondo garantiata.

— K-do Karl Ahrend, Hebelstr. 35, ptr., Leipzig-Lindenau, serĉas korespondantojn por siaj 25 gelernantoj. Certe resp.

— “Partopreninto de esp. kurso” dez. eksterl. koresp-adon por pli perfektiĝi. Temoj: sport-, liberpensul- kaj lab. movadoj, L, PK, certe resp. Adresu al: K-do Oskar Munsche, Delitzscher Str. 62 II, Leipzig-Eutritzsch.

— Kiu ŝatas seriozan koresp. pri politikaj kaj ekonomiaj temoj skribu al: K-do W. Kampfrad, Heinrich-Schmidt-Strasse 5, Leipzig-Schönefeld.

— K-do H. Dey, Weuenstr. 17, Essen-West, dez. koresp. esp.-stenografe laŭ sistemo de Schramm k. ĉ. l. certe resp.

Sovet-Unio

— K-do Nikolao Korolev, N. Obrazcovi polk, Vladimir, k. ĉ. l. pri div. temoj.

— K-do Sidorov Andreo, militservanto, N strelkovi polk Dondivizii. Rostov s. Don. dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.

— K-dino Zemskova Valentina, ĵurnalistino, Novonikolajevsk, (Siberio), str. Kommunistiĉeskaja, 82, dez. kores. kun k-doj el ĉ. l.

— K-do Jan Klys, Poŝtkesto, 33, Minsk, dez. serioze koresp. pri lab. vivo, movado kaj kun instruistoj pri instruado k. pedagogio. Sendu unue artikol-leterojn, al PK kaj mallongaj let. ni ne resp.! Ankaŭ sciigu, ĉu vi permesas, ke viajn artikolojn ni uzu por niaj gaz.

— K-do L. M. Krasnjanski, (scienca kunlaboranto ĉe Laboratorio de Fiziologia Ĥemio), ul. Engelsa, 73, kv. 6, Rostov s. D., pri fiziologiaj kaj fiziologie-ĥemiaj temoj. Interesiĝas pri laceco kaj duobla inervacio de laŭlarĝstria muskolaro.

— K-do P. Kapustinski, s. Lozovatka, Krivorog. okr., L. PI, k. ĉ. l., pri ĉ. temoj.

— K-do Anatolo Volohov, teknikisto, Kambarovska, 48, Tambov, k. ĉ. l.

— „Grupo Esperantista” d. Voroncovo-Nikolaevskoe, ĉe st. Torgovaja (Kaŭkazo) kun alilandaj Esperantistoj.

— K-dino Tatiano Alekseeva, Cementfabriko, “Ruĝa Oktobro”, Volsk, Sarat. gub. PI, L, k. ĉ. l.

— Ĉefa inĝeniero de Radio-fako MGSPS. (Moskva Gub. Sindikataro) k-do A. Vinogradov korespondas kun radiistoj-specialistoj de tuta mondo. Interŝanĝe sendas rusan gazeton “Radio-Amatoro”. Akurate respondas. Adresu: Al inĝ. A. V. Vinogradov, Radio-stacio MGSPS, Bol. Dmitrovka 1, Moskvo.

Nekrologo

La 9. oktobro mortis nia aktiva membro

K-dino Mara Salber (1623)

Honoron al ŝia memoro

SAT-anaro Landshut i. B.

Alvoko

Juna proleta verkisto, kiu scikonas 6 lingvojn, kaj preparas eldonon de “Proletaria Legolibro” en germana lingvo petas la k-dojn el Italio, Portugalio, Polio, Hispanio, Anglio kaj Judlingvio sendi al li sialingvajn poemojn k. malgrandajn prozaĵojn de anti-aŭtoritatema enhavo. Kiel rekompencon li sendos al ili po libron k. antaŭe div. antiaŭtoritatemajn gazetojn germanlingvajn. Ankaŭ esp. prol. verkistoj tiu-direktaj bonvolu partopreni ĉi-aferon. Oni adresu:

K-do Ch. F. Hochhäuser, Poste restante Breslau III. (Germanio)

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 59, 12-a de novembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 7,3,91,30] Kaplinio de la gazeto: en la supro, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE», kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T.; sub arka surskribo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» la granda ornama titolo «SENNACIULO» per dikaj nigraj literoj; maldekstre supre mana skribaĵo (stampo aŭ noto de biblioteko).

2-a Jaro, N-o 7 (59) APERAS S.A.T. SEMAJNE 12. Novembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

ILIA PATRUJO

de Gustave Hervé — 1910

Kelkaj vortoj de l’ tradukinto

Sendube kelkiuj el vi, kiuj estis el la kelkaj dekoj da esperantistaj militantoj, grupiĝintaj apud la unua “Laborista Esperantisto” memoros la maldikan broŝuron de s-ro Gustave Hervé, titolita “Kontraŭpatriotismo”, kaj kiu estis unu el la unuaj broŝuroj eldonitaj de la laboristaj esperantistoj.

Nuntempe ni troe forgesis la nomon kaj precipe la verkojn de s-ro Gustave Hervé.

Mi do memorigu, ke s-ro G. Hervé estis antaŭ 1914 la ĉefa militanto kaj kvazaŭ la animo de la maldekstra flanko de l’ franca socialista partio; eks-profesoro de Universitato, senoficigita pro sia socialista aktiveco, li gvidis ĉiutagan gazeton “La Socia’n milito’n” kaj verkis multajn librojn kaj broŝurojn ĉiuj direktataj kontraŭ patriotismo; li eĉ estis malliberigita pro sia kontraŭpatriotisma propagando; lia proceso havis universalan famegon, almenaŭ ĉe la socialistaj medioj.

Ve! en 1914 “La Socia Milito” fariĝis “La Venko” kaj Hervé fariĝis freneza patrioto, nune li estas unu el la plej bruegantaj francaj faŝistoj. Ne gravas. Homoj pasadas, ideoj postrestas. Nu, ŝajnas al mi, ke la idearo de la antaŭmilita Hervé tre alproksimiĝis nian SAT-idearon. Ĉar nia SAT penas ĝisfunde kontraŭbatali ĉiun naciismon, elradikigi el la homaj cerboj ĉiujn ĝis la plej malgrandajn radiketojn da naciismo, neniu SAT-ano povas esti patrioto; kontraŭe, ĉiuj SAT-anoj devas esti fervoraj kontraŭpatriotoj; ni ĉiuj nepre devas konsenti, ke ne ekzistas por ni nacia defendo en kapitalista reĝimo, ke ni nepre ne devas partopreni nacian militon, sed kontraŭe, ke ni nepre devas partopreni internan militon por starigi socialistan sociordon.

Eble povas esti, ke iu kontraŭpatrioto ne tute estu sennaciisto (tamen tio estas tre dubinda kaj diskutebla); sed tute ne povas esti, ke se sennaciisto — aŭ sennaciulo — ne estu tute kontraŭpatrioto.

Tial mi opinias, ke ankoraŭ estas ĝustatempe paroli pri la verkoj de Hervé.

Mi eĉ ĉi tie esprimas mian deziron, ke “Sennaciulo” iam enpresu tekston de la suprenomita broŝuro t. e. “kontraŭpatriotismo.”

Miaflanke mi entreprenis tradukadon de grava verko de Hervé “Ilia Patrujo” — libro 315 paĝa, kiun vi nepre legos ĉu iom post iom en Sennaciulo, ĉu libraforme se ni sukcesas ĝin eldoni. Ĉi-sube vi legos el tiu libro la antaŭparolon, kie Hervé difinas la sintenadon de la kontraŭmilita epoko.

R. S.

En senlarma okul’ kaŝante la sentojn, Ili sidas kaj teksas kaj grincas la dentojn: Malnova mond’! ni teksas en pen’ Morttukon al vi kun triobla malben’ — Ni teksas, ni teksas!

Antaŭparolo de l’ Aŭtoro.

Tiu libro kontraŭ la Patrujo ne estas verko ekskluzive unuopa, de intelektulo malafabligita kontraŭ la socio pro universitataj malfeliĉetajoj, aŭ kiu ŝatus jongli per abstraktaj ideoj pro emo je pura logiko, aŭ por vana plezuro subteni paradoksojn. Ĝi estas fidela esprimo de l’ opiniaro de tuta grava grupo konsistanta el instruistoj, industrilaboristoj, malgrandaj komercistoj, kamplaboristoj, malgrandaj kulturistoj, renkontitaj dum trijara propagando en departamento “Yonne”.

Ĉiuj estis patriotoj; estis tempo, kiam ni estis decidantaj fordoni nian vivon por patrujo, kiam ni preskaŭ ĝoje estis decidantaj morti por depreni Alsaco-Lotaringon.

Hodiaŭ ni estas kontraŭpatriotoj. Oni bone nin komprenu.

Ni tute ne asertas, ke amo de naskiĝa vilaĝo, ke naskiĝvilaĝa patriotismo, kiu tute ne estas nacia patriotismo, ne estu natura sento, tre vigla ĉe multiuj: ni, kiuj malŝategas nunajn patrujojn, konservas por la loko, kie ni naskiĝis iun filan respektan amon.

Ni ankaŭ neniam asertis, ke ne ekzistas inter nunaj nacioj tiaj, kiaj rasoj kaj historio ilin faris, notindaj diferencoj ĉe karakteroj kaj temperamentoj.

Ni estas konvinkataj, tiom kiom iu ajn patrioto, ke la patrujoj estis iam necesaj: plej bona pruvo estas, ke ili naskiĝis kaj vivadis: ni eĉ opinias, ke ilia estado estas povinta, dum iaj epokoj kaj en iaj cirkonstancoj, kunhelpi al ĝenerala pliperfektiĝo de l’ homa speco.

Fine, ni perfekte komprenas, ke niaj praavoj, la revoluciuloj de 1789 kaj 1793 j. estas estintaj patriotoj, en tia okazo ni estus tio estintaj tiom, kiom ili.

Tiuj motivoj ne malebligas, ke ni proklamiĝu kontraŭpatriotoj. Estas plena aniĝo al socialismo, kiu kondukis nin al tiu spirito-stato.

Patriotismo grupigas la homojn laŭ ilia devena lando, tian, kian la okazintajoj de historio ĝin difinis; meze de ĉiu patrujo, riĉuloj kaj malriĉuloj, dank’ al patriota ligilo, konsistigas unuecajon kontraŭ eksterlando.

Socialismo grupigas la homojn, malriĉajn kontraŭ riĉajn, klason kontraŭ klason, ne priatente malsamecon nek de raso nek de lingvo, super ĉiuj historiaj landlimoj.

Eĉ inter respublikanoj — patriotoj, kontraŭ militaristoj, kaj pacifistoj, tiaj, kiaj s-ro Clemencau, kaj la socialistoj internaciistoj, kiuj ni estas, socialismo fosas veran ab-

— paĝo 2 —

2 SENNACIULO

ismon: la patriotoj de l’ burĝa respublikanaro prikonsideras kiel havante unuarangan gravecon la politikajn formojn; kontraŭe, ni — kvankam ne neante superecon de respublika politika formo super la monarĥa — prikonsideras politikajn malsamecojn kiel estante duarangaj tiam, kiam ili kovras samajn ekonomiajn formojn.

Respublikanoj kiel s-ro Clemenceau rigardas politikan formon de nuna Francio tiel supera, kiel la angla aŭ la germana, ke ili batalus, armiloj ĉe la pugno por defendi ĝin kaj kun ĝi la francan propran spiriton kiun ĝi ŝirmas kaj kies kvazaŭa konkreta figuro ĝi estas.

Kontraŭe, ni batalos nur por efektivigi aŭ por defendi — kiam ni estos ĝin efektivigintaj socian ordon superan kiel la aliaj, ne nur pro politika formo, sed ankaŭ pro ĝia maniero por produktado kaj distribuado de la riĉaĵoj.

Ni do ne batalos por defendi la nunajn patrujojn; sed ni batalos, kiam estos necese, por efektivigi socialistan reĝimon aŭ por ĝin defendi, kiam ni estos sukcesintaj ĝin starigi.

Sekvas de tio, ke la respublikanaj patriotoj akceptas militon kontraŭ eksterlando — kiel bedaŭrindaĵo, ni konfesas — por defendi nunan patrujon; kontraŭe ni akceptas ununuran militon t. e. enlandan militon, socian militon, klasmiliton, la nura kiu nuntempe, en Eŭropo de la XX. jarcento, povas esti fruktodona por la ekspluatatoj ĉiulandaj.

Ni ne sentas — kiel oni akuzas nin — fiplezuron, kiam ni malmildece esprimas tiujn opiniojn.

Ni tro bone sentas, ke ili abrupte puŝadas respektindajn antaŭjuĝojn.

Verdire estas iomete ĉagrenige al ni, ke niaj kontraŭpatriotismaj deklaracioj estu ekspluatotaj, dum la proksima voĉdon-periodo, kontraŭ la socialistaj kandidatoj, kaj malgajnigu al ili tie-ĉi kaj tie kelkajn voĉojn; se socialismo volas progresi kaj profunde eniĝi en la amasoj, necesas, ke ĝi rezignas esti nek ekskluzive nek precipe balotelektema kaj parlamentema partio; ĉiaokaze, la balotelektaj konsiderajoj ne devas malhelpi propagandon por integrala socialismo.

Pli multe malĝojegigas nin la scio, ke ni ofendas la intimajn opiniojn de multaj honestaj homoj, kiu rigardas patriotismon kiel estante religion, kaj moralan principon.

Cetere, por starigi laikan sociordon, necesis kaj ĉiutage ankoraŭ necesas puŝegi religiajn antaŭjuĝojn tiom respekteblajn, kiom patriotismo.

Ne estas kulpo nia ĉu nova socio, kiu nepre naskiĝos, eliras el la enventrajo de tiu estas mortanta nur pere de peniga kaj doloriga naskado.

El la franca tradukis Robert Soudant (140).

Progreso kaj Libereco …

Antaŭ la mondmilito, Francio estis la lando kie la revoluciuloj sin rifuĝis, sed post la milito estas tute alia afero; nun la plej simpla hispana respublikano, estas tuj persekutata de la policanoj kiel danĝera kaj ne dezirata homo, kiel diras la burĝaj gazetoj; mi tute ne komprenas, kial la franca respubliko povas persekuti la hispanajn respublikanojn sub la koverto, ke la hispanaj respublikanoj ne estas veraj respublikanoj sed kom-istoj, kiuj venas semi tie, la ruĝan tritikon kiel diris Brizon, sed tio estas tute ne vera, ĉar multaj hispanoj preskaŭ ne interesas sin pri la kom-ista partio, tamen la franca burĝaro timas la hispanan revolucion forgesante, ke la nuna stato de Hispanio ne povas daŭri plu longan tempon, ĉar la laboristaro estas devigata elmigri de sia “Patrio” pro manko de laboro kaj … pano.

Eble la legantaro de Sennaciulo trovos stranga la aferon, sed nun kun nia bela progreso kaj libereco, oni povas ĉion kredi, ĉar ĉiu tago estas jarcento; do mi volas sciigi al vi la fiagon de nia kara “mastro” kiu volis moraligi la malfeliĉan Hispanion, mi diras mastro, ĉar li nun estas la mastro de tiu ŝtato.

Dum la pasinta monato, en nia provinco de Orientaj Pirineoj, estis viditaj pli ol kvindek hispanaj policanoj kiuj spionis kaj spionas la hispanajn laboristojn kiuj laboras ĉi tie; iam la revoluciuloj, kiam ili estis devigataj elmigri el Hispanio, ili estis trankvilaj en Francio, sed nun la afero ŝanĝiĝis, nun nur por esti respublikano oni persekutas lin kiel krimulo la plej danĝera de la mondo.

Ofte mi vidas la filojn de fremduloj (alilanduloj) iri al la preĝejo kiel en sia hejmlando, tiam tio ne estas politiko, sed se oni parolas pri la monarĥio de Hispanio kaj pri la tre sankta reĝo, tiam oni estas spionata kiel danĝera al la “ordo” de la lando: feliĉaj landoj kie estas respubliko!!! sed iom pli tolerema ol en tiu nacio, kie post la venko de la maldekstra bloko, la laboristoj estas pli ĝenataj ol dum la nacia bloko; mi kredas, ke post la traktado de Hispanio kun Francio, la hispana faŝismo, ne nur regas en Hispanio, sed eĉ en aliaj landoj.

Hispanaj kamaradoj; rigardu la militon ĉe la maroka teritorio, ĝi estas nur buĉado de proletaroj, dum la riĉuloj promenas, la filoj de la laboristoj estas ĉe la batalkampo defendante la interesojn de la parazitoj; proletaroj tutmondaj; rememoru, ke post la milito, la samaj armiloj servas por silentigi vin, en Barcelono multfoje la laboristoj sur la stratoj estis batitaj kiel alilanduloj, do vi povas bone kompreni, kie estas la vera malamiko kontraŭ kiu ni devas nin defendi, en la tuta mondo estas nur unu malamiko: la kapitalismo, kiu kriegas kontraŭ la malamikoj de la “Patrio” sed poste, se ili bezonas, ili ordonas al policanoj por spioni nin en eksterlando mem, tio estas vera progreso por la parazitoj, persekuti la malfeliĉajn laboristojn eĉ en aliaj landoj, se tio estas progreso kaj libereco, mi demandas min, kio estus malprogreso kaj sklaveco; tra la jarcentoj la homaro kredis rompi siajn ĉenojn, sed ĝi eraras, nun ili estas pli fortaj ol dum la antikvaj tempoj.

Malgraŭ tio, venos la tago kiam la tutmonda proletaro sub la ruĝa standardo, forpelos la parazitojn kaj vivos sen landlimoj kaj spionoj; oni devas fidi pri la estonteco de venontaj generacioj edukitaj sen dio, sen sklaveco, nur per la vera scienco.

3959

Centra malliberejo en Kaunas

Legadante “Sennaciulo” kaj aliajn lab. gazetojn ni vidas, ke ĉie, kie nur estas lab. movado en la burĝaj landoj, tie estas la malliberejoj plenigitaj kun arestitaj revoluciuloj. Videble, ke kie nur la laboristoj levas sian kapon kaj sciigas siajn pravajn postulojn, ili estas persekutataj per diversaj rimedoj. Krom tio la laboristoj trairas tutan vicon da suferoj: batadon, turmenton, malliberejon kaj aliajn. Sed la persekutojn je la laboristaro, la burĝaro de diversaj landoj, ĉiu plenumas laŭ sia maniero.

Precipe fortaj estas la persekutoj je la laboristaro, kaj laŭ siaj kruelecoj solaj, en la koloniaj landoj Hindio, Egiptio k. a., en la novnaskiĝintaj, post la mondmilito tiel nomitaj ĉebaltaj landoj Estonio, Latvio kaj Litovio, kaj en Polio, Rumanio kaj Bulgario.

Pro la persekutado je la laboristaro, en unu de menciitaj landoj, nome, Litovio, mi volas per tio rakonti, ĉar tio estas sola okazo en la historio de la laborista persekuto.

Estas konate al ĉiu leganta laboristo, ke la malliberejoj de Litovio estas plenigitaj kun junaj kaj maljunaj laboristoj, infanoj kaj soldatoj kuraĝintaj malkaŝe elpaŝadi per siaj rajtoj, aŭ ili estas viktimoj de la provokacio litova, spiona reĝa organizajo “žvalgyba” t. e. politika polico.

Ankaŭ ne pli bona ol la “žvalgyba” elmontriĝas la litova juĝistaro “prava, indiferenta kaj blinda” kiel ĝi sin mem rekomendas. Kiel ĉiu burĝa juĝejo ĝi fikondamnadas, estas aŭ ne estas faktaj montroj, al longaj jaroj de malliberejo. Kompreneble, ke la malfeliĉuloj enfalintaj en ĉi tiujn malliberejojn, se ili ne mortas, jam ne eliros el tie, kiel korsanaj homoj, ĉar antaŭ ol enkarcerigi ilin, oni bestece batadas ilin en la menciita žvalgyba aŭ en la policejo.

Tio ĉi videble estas kvazaŭ nenio por la burĝaro, la morto de la revoluciaj proletoj ĉe tiaj cirkonstancoj tro malrapide aliras. Por ke ĝi pli rapidiĝu, ili elektis novan rimedon: batadi per fiaj manieroj la senkulpajn kaj malsanajn arestitojn.

Mi jam skribis, kaj en “Senn.” estas presita, pri la malsatado de la politarestitoj en la malliberejo de Kaunas en kiu partoprenis pli ol 150 homoj. Tiu ĉi

— paĝo 3 —

SENNACIULO 3

malsatado estis ĉe la politarestitoj sukcesplena. Sed ĉiuj promesoj donitaj de la mallibereja administracio ne estis plenumitaj. Ree, pro sia morala frapo la mallibereja adm. atendis taŭgan momenton por venĝi. Tiu momento estis la tago de la ligo de la tutmonda lab. junularo.

La arestitoj politikaj volis trankvile soleni ĉi tiun feston kaj ekvestante ruĝajn bantetojn kaj ekkantante la “Internacio” volis karakterizi la signifon de ĉi-tago per paroloj kaj referatoj por la prol. junularo, sed laŭ la ordono de la mallibereja ĉefo Rormin, kiu kiel abomena timemulo kaŝiĝis malantaŭ siaj servuloj eniris la ĉelojn la sadisto, korpusgvidinto Brazy.

Kune kun aro da servistoj kaj minacante per revolveroj deŝiris la ruĝajn bantetojn kaj ĉirkaŭ 30 k-dojn eltrenigis el la karcero, ilin batante en la karceroj kaj kameroj. Inter aliaj k-don Kalendon [?] I. elartikigis fingron, kion la kuracisto konstatis. Sed tio ne estas ĉio. La estintajn en karcero k-dojn Prejkŝas, K., Lifŝis, A., Lukoviĉ, A., Jofe, A. kaj Stumbris, I. estis trenitaj necesejon, kovrita al ili la kapo por ke ne estu aŭdata ilia voko pro helpo. Ankaŭ la nudaj partoj de la korpo estis kovritaj per malsekaj sakoj, por ke ne restu signoj, kaj ĉiun el ili oni donis po kvardek ĝis kvindek vipobatojn. La ekzekuton partoprenis la menciitaj, oficistoj Brarys, Kalakeviĉ, Mackeviĉ kaj aliaj. La sama Brarys dum la sekvontaj tagoj trairadis la politikajn ĉelojn kaj batadis la arestitojn. Precipe kruele estis batitaj Zukovckik k. a. La k-dinojn oni traktis ne pli bone. Oni ĉiujn enkarcerigis.

Ĉiuj do, ĉirkaŭ cent gek-doj estis punitaj per kamera karcero, t. e. oni reprenis la matracojn, litkovrilojn, ne permesis promenadi, renkontiĝojn kaj donacojn de parencoj, kaj post ĉiu tria tago nur donis varman manĝajon.

Tiam la mallibereja kuracisto s-ro Virŝilo postulis, ke oni donu por helpi la batitojn; la mallibereja ĉefo, malpermesis, kaj nur per prokuroro la kuracisto povis rigardi la malsanulojn kaj konstatis multajn vundojn sur la korpoj de la enkarcerigitoj.

La politikaj arestitoj ne havinte sian propran frakcion en la litova Sejmo — ĉar la deputatoj de la “Lab. Grupo” estis enkarcerigitaj, kaj deputatoj Vilunas kaj Matulajtis sidas ankaŭ ĝis nun en la malliberejo — estis devigitaj, komuniki pri tiu okazo al la socialdemokrata frakcio, kiu enportis interpelacion al la Sejmo. Sed per la multeco de la dekstraj deputatoj la interpelacio estis ignorita rapide. Tio signifas, ke ĉiu oficisto povas nin batadi sen respondeco. La arestitoj politikaj de la Poneveza malliberejo ekaŭdinte pri la ekzekuto al aliaj k-doj en Kaunas proklamis unutagan protest-malsaton kaj elsendis protestrezolucion al diversaj landaj instancoj.

Sciu la k-doj laboristaj kaj vilaĝanoj de ĉiuj landoj, kaj precipe la k-doj de Anglio, pri nia situacio, kiu estas tre terurega. Sciu ili, ke la reprezentuloj de la litova burĝaro por la mono de la litova proletaro vojaĝas tra iliaj landoj kaj dirinte pri la bonstato de la lando kaj demokratismo estas fiaj falsigantoj. Ankaŭ sciu ili, ke la helpo kaj la pruntoj donitaj de iliaj registaroj al la litova burĝaro estas nur rimedo por pli sklavigi iliajn gefratojn — litovan proletaron, sciu pri tio la laboristoj kaj vilaĝanoj de ĉiuj landoj kaj konsekvencu.

I. Neretis.

Registara atako kontraŭ la ruĝa helpo en Anglio

Inter la kvar dum la lasta tempo en Anglio arestitaj laboristgvidantoj ankaŭ troviĝas la sekretario de la angla sekcio de la Internacia Ruĝa Helpo, k-do Wal Hannington, kiu samtempe okupis gravan postenon en la angla senlaborula movado. La policistaro traserĉis la oficejon de la ruĝa helpo kaj forprenis la tutan literaturon, ĉiujn leterojn kaj skribajojn, entute ĉiun surskribitan pecon da papero, kiu troviĝis en la oficejo. La sama ankaŭ okazis en la oficejo de la laborula movado, en kiu k-do Hannington ankaŭ laboris. Entute ĝis nun estas arestitaj 12 gvidantaj personoj de la angla laborista movado, kiuj parte post pago de kaŭcio estas liberigitaj. La “Daily Herald” (la socialdemokrata organo de Anglio) raportas, ke ili ĉiutage ricevas multajn rezoluciojn de sindikataj grupoj, lokaj grupoj de la laborista partio kaj de aliaj laboristaj organizajoj, en kiuj ili esprimas “sian opinion” pri la arestigoj — sed ke ili ne povas publikigi la rezoluciojn, por ke ili ne peku kontraŭ la leĝo rilate enmiksado en esplorprocedo ne jam finita. La mallonga gazetnoto enhavas la signifplenan sciigon, ke la amaso de la angla laboristaro jam nun en regionoj de la lando demonstrie protestas kontraŭ la unua publika apero de la faŝista terurondo en Anglio.

Daŭra escepta leĝo en Hungario

La hungara centro de mortigistoj Bethlen-Horthy nepre volas kondamni k-don Rakosi kaj siajn kunarestitojn eksterleĝe, nome pendigi ilin, kvankam laŭ la jurista koncepto la eksterleĝa juĝprocedo en Hungario depost 1923 ne plu ekzistas. Al jurista protesto la hungara justecministro en la Nationalkunveno deklaris jenon:

“Pri la laŭleĝeco de la procedo ne povas ekzisti dubo, kaj se la publiko ne scias pri la plua ekzisto de la eksterleĝa stato, tio ne estas kompetenta. La eksterleĝa stato estas nuligebla laŭ nia leĝo nur, kiam la kaŭzoj, kiuj dum la tiama tempo devigis nin al proklamo de la eksterleĝa stato, ne plu ekzistas.”

El tio klare estas ekkonebla la starpunkto de la hungara fijusteco, kiu en la momento, kiam radikala laboristmovado estas sentebla, la ne plu ekzistantan leĝon esceptan aŭtomate vekas el sia dormo, por senskrupule mortpendigi revoluciajn laboristojn.

La Kiŝinev-a proceso (Rum.)

Jam en la lasta numero ni raportis mallonge pri la proceso en Kiŝinev kontraŭ la 500 kamparanoj de Tatar Bunar. Ĉar tiu proceso kontraŭ personoj, plej parte senkulpaj, estas unu el la plej strangaj, do ni priskribu ĝin iomete pli detale.

Nekredebla okazintajo — el la proceso

En unu de la lastaj kunsidoj la defendantoj per lerta demandado devigis la atestanton de la akuzantoj, la ĉefserĝenton Socolesku, rakonti pri la terurajo ne jam antaŭe okazinta en la tuta historio, nome, kiel la rumana ĝendarmaro turmentis la kamparanon M. Scerbaticov al morto okaze de la Tatar Bunar-a ribelo.

La postengvidanto Vindor enŝovigis Scerbaticov nude kaj katenita en sakon, en kiu ankaŭ troviĝis sovaĝa kato. La ĝendarmoj nun per bastonoj bategis sur la sakon. La kato pro la doloro sovaĝigita disŝiraĉis per la ungegoj la korpon de la malfeliĉa kamparano. Tiu turmentado daŭris ĝis kiam la kato estis morta. Poste oni jetis Scerbaticov en barelon plenigita per varmega akvo, kaj liajn vundojn, kiuj larĝe malfermiĝis, oni superŝutis per salo.

Per ĉi tiu rimedo oni elpremis el la kamparano “Konfeson” pri okazintajoj, kiuj tute ne okazis.

Kiuj estas la akuzitoj?

Dum la proceso en Kiŝinev oftfoje okazis, ke la atestantoj, ankaŭ tiuj de la akuzantoj, inter la 500 akuzitoj ne povis trovi eĉ ne unu, kiu portis armilojn dum la ribelo kaj partoprenis la okazintajon de la sangaj tagoj. La edzino de la mortpafita de la ribelantoj, komunumoficisto Sandu, deklaris, ke la mortigantoj de ŝia edzo jam de longe estas ekzekutitaj. Inter la 500 ŝi trovis neniun, kiu partoprenis la ribelon aŭ nur portis armilojn. La atestanto Zamfis same deklaris, ke neniu el la akuzitaj kamparanoj portis armilojn, ĉar ja la ribelantaj bandoj senescepte estas malaperintaj dum la enmarŝo de la rumanaj trupoj. El tiuj eldirajoj estas tute klare ekkonebla, ke la 500 akuzitaj kamparanoj ne estis ribelantoj, sed nur homoj, kiuj estis suspektindaj al la ĝendarmaro pro siaj opinikonvinko.

Bratianu postulas severajn verdiktojn

La proceso klare montris, ke la akuzitaj kamparanoj estas nur kunpelitaj kamparanoj senkulpaj el la vilaĝoj de la “ribela distrikto”. Ili partoprenis nek la preparojn nek la ribelon mem. Tamen la ministroprezidanto Jonel Bratianu, ĉeestinta la proceson, deklaris senskrupule al la gazetreprezentantoj:

“La ĉefakuzitoj estas anoj de la kamparana partio. Sekve devas esti la rezulto de la proceso severaj verdiktoj, por montri al la tuta mondo, ke la partio de la kamparanoj estas partio de la anarĥio.”

— paĝo 4 —

4 SENNACIULO

Max Hölz strikas rifuzante la manĝaĵon

La revolucia laboristgvidanto Max Hölz en Germanio jam delonge penas reokazigi proceson kontraŭ si. Sed la germana justeco respondis al tio per pli terura subpremo, kaj la arestejaj instancoj igis lin en alian arestejon. Do malesperante li aplikis la protestrimedon rifuzante ĉiun ajn manĝajon.

La “Mossul”-demando antaŭ la internacia juĝejo

La 26. oktobro okazis en Haag traktado pri la angla-turkia konflikto en Mossul-afero. Antaŭ komenco de la kunsido la prezidanto de la internacia juĝejo komunikis deklaron de la turkia registaro, ke por ili ne ekzistas kaŭzo, sin reprezentigi antaŭ la internacia juĝejo, ĉar la starpunkto de la turkia registaro ĝenerale estus konata. Por Turkio la tuta demando estus pure politika, kaj pro tio nek la konsilantaro de la Ligo de Nacioj, nek la internacia juĝejo rajtas decidi pri iu ajn. Kvankam la konflikto inter Turkio kaj Anglio ŝajne ne estas grava, tamen ĝi estas signo por la neforigeblaj konfliktoj interkapitalistaj.

B.

Enterigo de Londona Ruĝulo

La kamarado mortis. — Baldaŭ post kiam ni aŭdis, ke la terura operacio sukcesis, kaj ke li post nelonge laboros denove kun ni, alvenis la novajo. Li mortis.

Ni kolektiĝis la matenon de la enterigo ĉe la loka ejo de la Kompartio (al kiu apartenis la mortinto), eble nur 50 entute, sed multaj devis iri en siajn laborejojn aŭ dejori speciale kaŭze de la aresto de la gvidantoj. Malgraŭ tio, alvenis la Sekretario de la London-Distrikt-Komitato; ankaŭ mi rimarkis kun plezuro la Sekretarion de la loka Laborista Partio — li venis spite la mandaton, de la jara Konferenco de la Laborista Partio, ke komunistoj ĉiamaniere estu ekster ĝia vicaro. Venis kelkaj kamaradoj de malproksimaj partoj de la urbego — partiano kaj kunlaborintoj de la maŝin-fabrikejoj. Ĉiuj portis ruĝan brak-rubandon kaj alte staris la belega standardo sendita de la moskvaj laboristoj.

Fine oni ordonis: ni marŝu ĝis domo de la partiaj gekamaradoj kiuj sindoneme estis ricevintaj la mortintan kamaradon en sian hejmon. Ĉe la domo mi vidis la tri funebrajn kaleŝojn kaj la ĉerk-veturilon — ĉio tre simpla, ĉar tre malriĉa estis la kamarado, ofte eĉ senlabora. Ses kamaradoj, inter ili la gastiganto de la mortinto, eniris la domon kaj forportis la ĉerkon.

Kiaj belaj floroj! Li, kiu dum vivo sendube malofte povis aĉeti florojn, nun kuŝas sub vera ĝardeno, kiu tamen vidigis la ruĝegan ĉerko-kovrilon; plej videbla el ĉiuj elstaras la flordonaco de la loka Partio — ora martelo kaj falĉilo sur skarlata fundo.

Ni komencas moviĝi. La mortinta kamarado, kiel ofte kiam vivante, antaŭiris; sekvis liaj familianoj en la kaleŝoj, poste ni piediris. Ĉiuj en la stratoj rigardegis, rimarkante la ruĝan ĉerk-kovrilon, la Moskvan kaj alian grandan nur-ruĝan standardojn. Burĝuloj devis kvazaŭ honori la malŝatatajn simbolojn, levante ĉapelon dum pasas la funebra procesio; ili nepre respektu kadavron, eĉ de iu kiu vivante ricevas nur ilian malestimon.

Post kvin minutoj, alia ordono: ni eniru omnibusojn, per kiuj ni atingu la tombejon. Kial? Jes, ja, kompreneble; la mortinto estis malriĉa; la kosto estus tro, se oni malrapide paŝus; la ĉevaloj devas troti. Do, ni surrampis omnibusojn. Plua malfacilajo; la kondukisto — li, laboristo! — malpermesas la surtenon de la Moskva standardo, kvankam ĝi, tere kuŝante, neniun ĝenas. Du kamaradoj elportas ĝin kaj rapidiĝas piede al la tombejo.

Ni atingas la lokon, eniras. Ne, ni ne eniru sub tiu arko, ĉar ĝi apartenas preĝejon kaj nia estas sen-religia ceremonio. Kamaradino klarigas al mi, ke ĝenerale estas funebra sonorilo intermite sonanta, sed … tio kostus 5 ŝilingojn plue, do … Mi komprenas — la mortinto estis tre malriĉa!

Ni kune iras al la fosajo ĉe kiu estas jam la nigre-vestitaj geparencoj; mi rekonas la vidvinon, lastfoje vidita ĉe Partia balo. Nu, ŝi sin apogas sur brakon de bopatro; ŝi estas mortpala.

Estas alvenintaj ĉiuj; la belaj floroj kuŝas sur la malseka kruda argilo, freŝe elfosita. Granda silento. Fine la k-do de la Distrikt-Komitato parolas, simple, sincere, laŭde kaj danke: ĉu la mortinto ne ĉiam faris sian tutan eblon; ĉu li ne ege laboris kaj sin donis; kvankam ne multe konata ekster la loka partio, certe li multe mankos al ĝiaj anoj; ni sekvu la noblan modelon.

Ni aŭdas la plor-ĝemojn de la vidvino; ankaŭ la juna frato de l’ mortinto ploras; ĉu niaj okuloj povus resti sekaj? Treege kortuŝite, ni kompatis la junajn afliktitojn, speciale kiam nepre venis tempo kiam oni devas mallevi la ĉerkon …

La organizanto de la loka partio komencas sian paroladon. Li ne povis longe daŭri; la vidvino, venkite de sia aflikto, laŭte ĝemis; jen la krio de doloranta koro kiun povus konsoli nenia politika sistemo. Ni iĝas primitivaj kompatantaj animoj; ni komprenas ŝian malĝojegon. La kunulon ŝi devos lasi por ĉiam en tiu terura fremda loko; ŝi devos foriri por trovi hejmon sen edzo, infanojn sen patro. La mortinto estas tre malriĉa, sed la du posedis trezorojn unu en la alia.

Ni rifuĝis en kantadon. “La Ruĝa Standardo” tremvoĉe ordonas la juna organizanto, poste du strofojn el “l’ Internacio”. Granda silento, kaj foriras malrapide la familianoj.

Ni poste sekvas, ĉiu pensante, kiel ege mankos al ni la mortinta k-do. Li estis tre malriĉa homo, sed, spite tio aŭ eble pro tio, li estis ĉiam batalanto en la klas-luktado. Ni dankeme salutu lin!

E. K. L.

INTER NI

— Unue mi estas SAT-ano, due partiano, diras iu.

— Unue mi estas partiano, due SAT-ano, respondas aliu.

Kaj inter ambaŭ okazas iafoje vigla disputo. La unua riproĉas al la dua lian malzorgon pri la esperanta afero, kaj la dua rebatas, ke multe pli urĝas la partilaboro.

La interdisputo kompreneble ne kondukas al praktika konkludo, tial ke maltrafe starigata estas kutime la demando. Povas ja okazi, ke ambaŭ disputantoj estas same pravaj.

Mi prenu konkretan ekzemplon.

Temas partopreni manifestadon, kies sukceso aŭ fiasko povas havi gravan sekvon por la tuta laboristaro. Nu, ĝuste je tiuj tago kaj horo okazas la kutima esperanta kunveno.

Kion devas fari klaskonscia SAT-ano? Sen ia ŝanceliĝo, li devas nepre foresti la esperantan kunvenon. Tiaokaze, li devas esti UNUE partiano (aŭ sindikatano ktp.) kaj partopreni la manifestadon.

Sed aliokaze temas propagandi por Esperanto kaj por SAT. Kaj tio okazas ĝuste la tagon kiam kunvenas kutime la partianoj.

Kion faru klaskonscia esperantisto? Senhezite li malestu la partian kunvenon; li estu tiam UNUE SAT-ano.

Mi klarigu.

Klaskonscia esperantista laboristo, sekve SAT-ano, havas la firman konvinkon, ke la partiaj kaj sindikataj gvidantoj malzorgas la interesojn de la proletaro, ne okupiĝante pri solvo de la mondlingva problemo. Li opinias, ke la laboristaro povas emancipiĝi nur se ĝi estas tutmonde organizita, kaj ke plie tiu organiziteco povas esti trafa kaj efika nur se inter la membroj ekzistas lingva komuneco.

Sekve, en ordinaraj okazoj, klaskonscia esperantisto logike devas esti UNUE SAT-ano.

Sed, eksterordinare, se temas, ekzemple, defendi sian organizajon kontraŭ faŝista bandaĉo, ni tiam estu unue partianoj aŭ sindikatanoj — due SAT-anoj.

Abstrakto kaj metafiziko estu for el niaj vicoj …!

Ni ne forgesu, ke la vivo ne adaptiĝas al principoj, eĉ se ili estas tute ĝustaj, sed ke temas adapti la principojn al la vivo.

— Ĉu unue SAT-anoj?

— Tio dependas de la tempo, de la loko, de la cirkonstancoj. Almenaŭ ni estu ĉiam, ĉie, ĉiel klasbatalantoj, firme konvinkitaj, ke la SAT-laboro nepre necesas por ebligi la finfinan emancipiĝon de l’ tutmonda proletaro.

IUELIE

— paĝo 5 —

SENNACIULO 5

Ĉu ni obeu tradicion aŭ racion?

Mortis homo. Kion signifas tio?

Tio signifas, ke vivulo . . . ĉesis vivi; ke ĝia korpo fariĝis malbonodora kadavro. Tio signifas, ke proksimume 60 kilogramoj da karno ekputras.

Ĉe tiu tute banala fenomeno, kiel kondutas ordinare la homoj, kiuj sin konsideras kleraj kaj saĝaj?

Jen, ili tiun putrantan kadavron vestas, ornamas kaj metas zorgeme en specialan keston, nomitan ĉerko kaj faritan el bona, iafoje multkosta ligno. La interno de la ĉerko estas plie garnita per veluro kvazaŭ la kadavro povas ĝui ties molecon kaj mildecon.

Kiam la sesdekkilograma kvanto da putranta materio estas tiel dorlote aranĝita, alvenas speciala veturilo, pompe kaj burleske dekorita, sur kiun oni metas la ĉerkon.

Grandnombre ankaŭ alvenas personoj, nigre vestitaj, por akompani la mortinton al ĝia “lasta loĝejo”. Tiel la tuta funebrantaro trairas stratojn kaj bulvardojn. Preterpasantoj demetas la ĉapelon; aliaj krucsignas.

Fine la veturilo alvenas iun specialan lokon, kiun oni nomas tombejo, kaj kie estas zorge masonita tomba kelo en kiun oni deponas la kadavron, por ke ĝi “pace ripozu”.

Kaj ĉiujare, almenaŭ unu fojon, je la tago de la sanktulara festo, personoj vizitas la tombon kaj alportas florojn.

Floroj al mortinto! . . Kvankam ĉiu bone scias, ke kadavro ne havas flarkapablon kaj do ne povas ĝui odoron.

Sed tamen tion faras personoj, kiuj sin opinias saĝaj kaj eble senantaŭjuĝaj. Ateistoj kaj dikreduloj same “honoras” putrajon! . .

Dume oni malatentas vivulojn, kiuj mizeras, suferas, difektiĝas.

Kompreneble, kiam mortas simpla laboristo, lia kadavro ne estas tiom zorge dorlotata. Sed sur lian tombon oni tamen deponas almenaŭ malkaran kronon. Tio montras, ke ĉe la laboristaro kiel ĉe la burĝaro regas tiurilate la sama spiritostato.

Egiptaj faraonoj konstruigis vastajn piramidojn, kies nura celo estis kulti al ilia kadavro. Miloj kaj miloj da sklavoj ŝvitis, penadis dum multaj jaroj por konstrui tiujn gigantajn monumentojn, kiuj kvazaŭ spitas al la eterneco.

Nu, la spiritostato de la nuntempuloj ne multe diferencas je tiu de la antikvaj egiptanoj. Same sensence oni daŭrigas kulti al putranta materio. Anstataŭ dediĉi energion kaj tempon por plibonigi la sorton de la vivuloj, oni prizorgas kadavrojn, oni konstruas funebrajn monumentojn kaj maŭzoleojn. Oni obeas la miljaran tradicion anstataŭ la simplan racion.

Mi ne volas diri, ke estas malsaĝe honori honorindan mortinton. Ekzistas ja homoj, kies vivo estis modelo, kiun oni prave povas proponi al la imitado de la amaso. Sed dorloti putrantan kadavron ne estas honori saĝe mortinton. Se tiu mortinto estis saĝulo, oni tiele kvazaŭ nur insultas lian memoron farante malsaĝajojn. Se li estis profundpensa kaj talenta verkisto oni povas racie honori lin nur legante kaj studante lian verkajaron. Se li estis bonulo, la sola maniero honori lian memoron estas imiti lian bonecon.

Kadavro neniel estas honorinda; ĝi estas nur prizorgenda je socia higiena vidpunkto. La racio ordonas, ke kadavrojn oni senceremonie malaperigu per brulado aŭ per alia rimedo. Estas tute malsaĝe konservi ilin.

La kutimo dorloti kadavrojn estas bona pruvo, ke la granda plimulto el la nuntempuloj estas ankoraŭ spirite sklava de la arkaika, miljara tradicio.

Sinceraj kaj konsekvencaj revolucianoj devas unue fari revolucion en sia spirito; aliigi sian menson; forbalai ĉiujn superstiĉojn kaj neraciajn kutimojn.

La sciencon, la racion ni obeu, ne la religion, la tradicion. Ni, estu ne nur sennaciuloj, sed ankaŭ sentradiciuloj . . .

Kadavriĝonto.

Militalvoko en Sovetio

De la 1. oktobro en Sovetunio komenciĝis alvoki por militservo civitanojn, naskitajn en la jaro 1903-a.

Laŭ la sovetaj militleĝoj servi en armeo havas rajton kaj devas nun laboruloj — laboristoj kaj kamparanoj. Riĉuloj, popidoj ktp. anstataŭ militservo devas pagi militimposton aŭ ili servas en specialaj aroj, priservantaj la simplajn ruĝarmeanojn.

Militalvoko en tiu-ĉi jaro estas sukcesplena. Se antaŭajn jarojn junularo naskita en 1902-a jaro malmulte timis iri en Ruĝan Armeon, memorante militservon en la cara armeo, do nun la timo forestis. Finintaj militservon ruĝarmeanoj, reveninte hejmen, rakontis al junularo pri ruĝarmeana servado, kaj nun la junularo mem deziras servi en la armeo.

En ĉiuj urboj de nia Sovetunio alvokatoj, tirante militlotojn, penis eltiri la plej malgrandan numeron de loto por nepre militservi, ĉar la grandaj numeroj restiĝis ilin en la rezervo aŭ en la territorie organizitaj regimentoj.

Same granda kvanto de l’ alvokataro rifuzis ricevi privilegion, kiun ili rajtis pro malriĉeco aŭ foresto de laborkapabluloj en la familio. Eĉ malsanaj alvokatoj penis nepre iri en la armeon.

Ĉi-tiu volonteco servi en ruĝaj regimentoj plifortigas nian kredon je tio, ke en la okazo de kapitalistarmea atako je nia lando, nia Ruĝarmeo estos kapabla forpeli ilin kaj venki.

Ruĝarmeano

Ne dio la homon, sed la homo dion kreis laŭ sia bildo kaj modelo. HELVECIO.

Malsanoj

La malsanoj estas teruraj malamikoj de la laborista klaso pro tio, ke laŭ la aprobita sistemo de kuracado la laboristo ne havas rimedojn por bone kuraci sin. Estas do bone koni la veran kaŭzon de la malsanoj por malhelpi ilian aperon.

Ĝenerale la homoj pensas ankoraŭ religie. Ili kredas, ke la malsanoj estas kiel spiritoj malbonaj, kiuj venas kvazaŭ per la aero kaj atakas nin. Se ni estas fortaj, ni sukcese povas defendi nin; se ne, ni malsaniĝas. Al SAT-anoj mi ne bezonas rifuti tian pensmanieron; jam longe oni komprenis en intelektaj rondoj, ke tiaj ideoj pri malsanoj estas naivaj restaĵoj de superstiĉa antikveco, malgraŭ tio, ke en la parolmaniero eĉ de kleruloj restas parolturnoj, kiuj akordiĝas kun la dirita principo. Estas necese do trovi aliajn kaŭzojn. Malvarmiĝo estas populara kulpulo, ŝajne tre vera. Oni ŝvitas, eliras en fortan aerfluon, kiu rapidege haltigas la ŝvitadon: oni fariĝas raŭka, muko venas al la gorĝo, al la nazo, unuvorte oni havas “malvarmumon”. Sed iuj faktoj pruvas, ke malvarmiĝo ne estas la vera kaŭzo. Oni okaze povas malvarmigi la korpon sen malvarmuma sekvo. Ankaŭ oni povas “malvarmumi” dum la plej varma somero, eĉ en loko, kie rekta malvarmiĝo de la korpo estas neebla. La vero estas, ke la troa manĝado de amelo (terpomoj, blanka pano, rizo, fekulo) kaŭzas la malvarmumon. Oni povas kuraci ĝin kaj malhelpi ĝian okaziĝon ellasante la amelriĉajn substancojn el la dieto kaj manĝante nur fruktojn kaj verdaĵojn freŝajn.

Alia, pli “scienca”, teorio estas, ke baciloj kaj bakterioj kaŭzas la malsanojn. Sed tiu ideo alportas nur ridindaĵon, neniun bonan informon. Persono malsaniĝas, ĉar kelkaj baciloj flugantaj en la aero eniras ĝian korpon. Ĝi ne povas rezisti ilian atakon. Ĝi malsaniĝas. La baciloj plimultiĝas milionoble. Malgraŭ tio, la homo fine venkas ilin kaj saniĝas. Do la baciloj donis al ĝi forton proporcian al sia plimultiĝo, eĉ pli grandan, ĉar unue ĝi ne povis venki ilin, kiam ili estis malmultaj, sed kiam ili estas multaj, ĝi venkas ilin. Ne diru, ke ili laciĝis kaj perdis fortojn. Ne, la baciloj de unu sola homo malsana estas sufiĉe fortaj kaj vivemaj por malsanigi milojn da homoj sanaj!!! Sed unu homo malsana venkas ilin!!! Ha, jes, kelkfoje mortas malsanulo, kiam li manĝis multon da nutra manĝaĵo. Kio montras al ni, ke la vera kaŭzo de la malsano estas ne baciloj sed manĝaĵoj.

Nun mi aŭdas multajn protestojn, kaj mi aŭdis ilin dum jaroj. La ĉefaj estas la sekvantaj:

  1. Unu homo malvarmumas, sidante ĉe malfermita fenestro, dum ĝia frato, manĝadanta ĉe la sama tablo, ne malsaniĝas, ĉar li gardas sin. La aero malvarma kaŭzas do la malvarmumon.

— paĝo 6 —

6 SENNACIULO

  1. Dum epidemioj infektiĝas tuta loĝantaro de distrikto aŭ lando. Do, la infekto per baciloj estas fakto.

  2. La baciloj ĉeestas en ĉiu korpo malsana de infekta malsano. Do, la baciloj kaŭzas la malsanojn infektajn.

  3. Antaŭ la enkonduko de vakcinado faris epidemiojn la variolo, nun ne. Ĉu tio ne estas triumfo de medicina scienco?

Al la unua protesto mi respondas, ke ne estas tute certe, ke du homoj manĝantaj ĉe la sama tablo traktas siajn stomakojn egale. Ili povas elekti malsame, laŭ persona gusto; unu povas manĝi duoble pli multe ol la alia. Ankaŭ montris la sperto, ke homoj kiuj ofte malvarmumas malofte suferas de aliaj malsanoj pli teruraj. Ĉar ili eliminas la manĝaĵajn venenojn el la korpo iom post iom, tial ne necesiĝas granda elimino, t. e. forta malsano. Laste mi diros, ke dieto de freŝaj fruktoj kaj verdaĵoj ne nur malebligas la aperon de malvarmumo sed eĉ rapide kuracas ĝin, se ĝi jam aperis. Iu ajn povas fari la provon.

Al la dua protesto oni povas respondi, ke malsanoj epidemiaj plej ofte venas dum aŭ tuj post grandaj militoj, kiam malabundas la freŝaj manĝaĵoj, kaj la homoj multe manĝas peklitajn viandojn kaj aliajn konservitajn manĝaĵojn.

Rilate la tria mi protestas kontraŭ la nelogikeco de la konkludo: oni povas same bone konkludi, ke la malsano kaŭzas la ĉeeston de baciloj, konkludo kiu estas multe pli verŝajna, ĉar baciloj ne trovas nutraĵon en korpo sana.

La kvara estas falsaĵo. La variolo venas nun kiel ĉiam, malgraŭ la vakcinado, sed nun la homoj scias pli bone flegi sin. Ĉar la variolo estas tute netiminda, se oni zorgas konservi la korpon varma kaj helpas la eliminon de venenoj per ŝvitigaj rimedoj (teo de tilio, de sambuko; ŝvitbanoj, k. a.), kovrante sin bone per litkovriloj. Oni ne devas manĝi, ĝis finiĝas la erupcio.

La medicinistoj ne fieru: se ni ne havas multe da variolo, ni havas pli multe da kancero, ftizo, tifoido, influenco, pneŭmonio ktp.

Kelkaj kamaradoj legintaj mian antaŭan artikolon en n-ro 48 de S. skribas al mi, plendante, ĉar mi malkonsilas la uzon de lakto, fromaĝo, ovoj, k. s., ĉar laŭ ili oni ne bezonas mortigi la bestojn por ricevi tiujn nutraĵojn. Bone, mi ne diris tion pro kompato al la bestoj, mi malkonsilas la uzon de tiuj manĝaĵoj pro tio, ke ili enhavas tro grandan kvanton da proteinoj, kaj tro da proteinoj estas grava kaŭzo de malsanoj.

Karl Fröding (Rockford).

Senfadenaj ondoj de l’ cerbo

La itala profesoro Ferdinand Carramali raportis pri tre interesaj eksperimentoj, ĉe kiuj la scienculo sukcesis konstati, ke el la homa cerbo eliras elektro-magnetaj ondoj, samspecaj kiel la eteraj ondoj, kiuj ebligas senfadenan telegrafion. Alivorte, ni estas la senfadenaj sendstacioj kaj kapablaj akcepti senditajn ondojn de aliaj personoj, se nia ricevaparato, la cerbo, estas regulata je sama ondlongo. En plene izolita ĉambro profesoro Carramali eksperimentis kun vicoj da personoj, ties cerboj estis en forta efikado, kaj li sukcesis, ekkapti ties cerbondojn, por en sama ĉambro starigita senfadena ricevaparato. Li opinias en sia raporto, ke laŭ tio, oni povas konsideri kiel pruvon, ke la homo elsendas mallongajn ondojn laŭ elektromagneta speco, kaj, ke la sekreto de la telepatio, de la transigo de pensoj kaj de la legado en la cerbo trovis en tio sian naturan konkludon.

Trad. 125.

La kooperativa movado en Britio progresas

Troviĝas en la lando 1314 konsumkooperativaj societoj, kiuj havas membraron — 4¾ milionoj.

La akcia kapitalo estas funt. 92 000 000. La tenej-enhavoj valoras funt. 34¼ milionojn. La butik-vendado valoras funt. 175 milionojn. El la konsum-societoj du havas membronombron de pli ol 100 000. La tuta movado dungas 111 820 disliverantajn laboristojn kaj 95 931 produktivajn, la salajroj pagitaj lastjare estis funt. 14 650 696 respektive funt. 10 946 291. La suma negocado de la movado egalis funt. 282 milionojn. Estis senrabata profito de funt. 21 396 596 kaj funt. 3 959 674 estis pagita kiel rento kontraŭ kapitalo.

150 250 funtojn oni uzis por subteni edukad-planojn kaj fordonis 119 596 funtojn al hospitaloj (malsanulejoj) ktp.

1242.

Nombro da motor-veturiloj en la Mondo

je 1. januaro 1925

Pasaĝer-aŭtomobiloj Ŝarĝaŭtomobiloj Motorcikloj
Usono 15 597 628 2 142 608 139 688
Britio 567 681 203 158 495 579
Kanado 597 278 93 414 7 953
Francio 460 000 115 000 102 000
Aŭstralio 180 000 18 000 55 000
Germanio 154 208 65 782 130 620
Argentino 120 000 5 000 2 850
Belgio 54 401 34 299 45 699
Italio 65 000 35 000 60 000
Hispanio 60 000 10 000 7 000
Aliaj landoj 758 849 169 676 215 635
18 615 045 2 891 937 1 262 024

Kune je la 1. jan. 1925 = 22 769 006

| 15 763 000 | 2 345 000 | 1 077 000

je la 1. jan. 1924 = 19 185 000

je la 1. jan. 1923 = 15 500 000

Solvita la problemo vidi malproksimen

D-ro Karolus de la fizika instituto en la Universitato de Leipzig sukcesis post longa kaj pena laboro, praktike solvi la problemon vidi kaj fotografi el malproksimo tute senmakule. La procedo de D-ro Karolus diferenciĝas de la konataj germanaj kaj amerikaj procedoj en la fotografado malproksima pro sia rapida labortempo. Estas eble en tempo de kelkaj sekundoj transigi bildon en grandeco 13:18 cm al loko malproksima. En la laboratio jam prosperis eksperimentoj, rapidigi la fotografadon ĝis dekona sekundo, per kio estas solvita la problemo de la malproksima videblo. D-ro Karolus nun vojaĝas al Ameriko, de kie li volas eksperimenti grandskale kun la Radio societo trans Nauen (Germanio).

“Welt’ pitshn”

Kvankam la afero estas apenaŭ priparolinda por ni, tamen estas interese, ekscii tiun fakton.

Jen nova vorto, naskiĝinta dum ĉi tagoj. Kaj ĝia signifo? — Ho, karaj gek-doj, tiu estas frapiga. —

Sidis jarlonge studprofesoro D-ro Baumann el München ĉe problemo kaj serĉis solvon. Kaj vidu! Li nun aperas antaŭ la publiko kun la rezultato de siaj eksperimentoj, baptinte ĝin “Welt’pitshn” — mondlingvo!

Antaŭ 20 jaroj tia okazaĵo eble ne tro estis surpriziga. Siatempe Esp-o havis malmultan disvastiĝon kaj travivis situaciojn, kiuj verŝajnigis iufoje ĝian pereon. Kaŭze de tio la semo de s-ro D-ro Baumann eventuale estus tiam fruktiĝinta. Sed nuntempe D-ro B. iom strange impresas kun sia elpensaĵo. Laŭ niaj konsideroj, temas pri granda naivulo ĉi-okaze. Por pravigi tiun vidpunkton, nur necesas iom profundiĝi en la ideologion de s-ro D-ro B. pri mondlingvo.

Li konstatas, ke ĉiuj (?) mondlingvoj tial fiaskis ĝis nun, ke iliaj gramatiko kaj sintakso tro bazas sur la romanaj lingvoj. Sed la germana kaj angla lingvoj estas la plej disvastigitaj kaj pro tio oni ĉefe ilin devas koncentrigi en mondlingvo. Ĉiu kiu scipovas la germanan lingvon, kapablas refuti tiun koncepton. La germana lingvo estas treege diferenca al la fremdaj lingvoj stile, same ankaŭ gramatike. Nur inter la vortoj estas kvanto internacia kaj tion Zamenhof bone konsideris, kreante Esp-on. Ke la germana lingvo estas disvastiĝinta en multaj landoj estas la sekvo de enmigrado. Alilandanoj ne tro ŝatas studi la germanan lingvon. Ankaŭ la celado mondlingvigi la anglan lingvon antaŭe supozigas malsukceson. La anglaj vortoj ja estas tre malbone aliigeblaj. En la historio de l’ mondlingvo tio estas dokumentita per Volapük. Laŭ informoj tiu lingvo bazis sur aliigitaj vortoj ĉefe derivataj el la angla lingvo. Se la mondlingvo nepre estu derivaĵo de tiu, parolata plej

— paĝo 7 —

SENNACIULO 7

multe, oni antaŭ ĉio devus atenti la lingvon de l’ Ĉinoj!

Do, ĝis nun malsukcesis la mondlingvoj pro la tro romana karaktero! Estas tro riske aserti tion, ĉar eventuale la malo estas vera. Ekstudonte lingvon, la homoj plejparte elektas la romanan. Kaj kial? Ĉar la romanaj lingvoj estas la plej belaj kaj elastikaj. Kaj ĉar Esp-o iom pli inklinas al romanaj lingvoj, ĝi estas tre bela kaj parte dankas el tiu fakto sian sukceson.

Welt’pitshn kompreneble estas la plej facila lingvo! Oni skribas laŭparole: hoite = hodiaŭ, fon = de, doitshland = Germanio. Plue ĝi nur posedas 38 (!) regulojn kaj 1 artikolon “de” kaj “di” por la pluralo. Deklinaciata estas jene: de fater (patro), fon de fater, de fater. Per “tu” (fari) oni konjungacias: ich tu geen (mi iras), er (li) tu geen, wir (ni) tu geen. “Li” estas la finaĵo de l’ pluralo: di faterli = la patroj, di folklidli = la popolkantoj. —

Nun vi scias, karaj gek-doj, kio estas “Welt’ pitshn”. Kvankam ni ridete notas tiun fakton por poste ignori ĝin, ni profitu el tio. Ni atentigu propagandante, kiel per tiu nova lingvo ĉiuj reformsistemoj estas juĝataj netaŭgaj kaj ankaŭ Welt’ pitshn ne estos la lasta rezultaĵo de partiecaj kritikemuloj sur la teritorio mondlingva. Kaj ĉiu homo iomete komprenanta la aferon, agnoskos la vojon de l’ Esp-istoj kiel sole ĝusta.

Dum studprofesoro s-ro D-ro Baumann el München baldaŭ spertos, ke tro malfrue maturiĝis sia genieco por krei mondlingvon, Esp-o daŭrigos la marŝon tramondan kaj fine estos konkirinta ĝin.

E. Meyer (1072)

Esperanto oficiale rekonita kiel “klara lingvo”

Paris, 29. oktobro 1925. La Internacia Konferenco de la Membroj-Ŝtatoj de Universala Telegrafa Unio jus rekonis oficiale Esperanton laŭ la rekomendo de la 5-a Plenkunsido de Ligo de Nacioj. Artikolo 7 de Internacia Telegrafa Regularo antaŭvidis la uzon de la naciaj lingvoj kaj de Latino. La lasta paragrafo estis kompletigata laŭjene: “La uzo de Latino kaj de Esperanto estas sammaniere allasata.”

La franca delegacio aktive kunhelpis al la adopto de tiu amendo, kiu donas al Esperanto definitive la karakteron de oficiale rekonita internacia helplingvo.

Simila propono koncerne Idon estis malakceptata.

Abonu “Sennacieca Revuo” MONATA ORGANO DE SAT LITERATURA — SCIENCA PEDAGOGIA

LASTAJ NOVAĴOJ

En Wien komenciĝis la striko de bakistoj. Panmanko jam grave estas rimarkebla.

Pro rompiĝo de remparo ĉe Eignaulago en Nordwales la vilaĝo Volgorog estis, per al valo falegantaj akvomasoj, pereigita. Dek personoj estas maltrovitaj. La fluego detruis la ponton kaj kaŭzis grandajn dezertigojn. Multaj urboj estis en mallumo, ĉar la livero de elektro estis interrompita. Lasta sciigo diras, ke dek mortintoj estas trovitaj dum dudek personoj ankoraŭ mankas.

La rusa popolkomisaro por militaj aferoj, k-do Frunse, mortis sabaton, la 31. oktobro. Mardon, la 3. nov. okazis lia solena entombigo. Frunse estis unu el la plej aktivaj lab.-gvidantoj antaŭ- kaj postmilitaj.

La polico en Sorrent entreprenis revizon en la domo de Maxim Gorki, por klarigi pri la rilatoj de lia sekretario kun la italaj komunistoj.

Post definitiva konstato en la balotoj per la kanada parlamento estas elektitaj: 118 konservativoj, 124 liberaloj kaj sendependuloj.

(Posttelegrafa kontoro, Tver). En Petrozavodsk komencis funkcii la seg-uzino, ne funkciinta kvin jarojn. Pro tio estas likvidita senlaboreco inter lignajistoj.

“Festotago de l’ Rikolto”

(Sovet-Unio, Smolensk.)

En la agrikultura lando — Sovet-Unio — la rikolto estas la plej grava afero. De ĝi dependas bonstato de l’ tuta respubliko, pro ĝi nin unu post alia “ekamis” aliaj landoj. Kaj la rikolton en nia lando multaj kareseme kaj estimeme nomas “kamarado Rikolto”.

  1. oktobro la tuta Sovet-Unio festis “Tagon de l’ Rikolto”. En Smolenska “Domo de l’ Kamparano” (kamparana klubejo) por tiu-ĉi tago estis aranĝita gubernia agrikultura ekspozicio.

De l’ mateno ĝis malfrua nokto la “Domo de l’ Kamparano” kvazaŭ vestiĝis festovestajon. Gaje lumas sennombraj elektrolampetoj. Sur muroj — belartefaritaj anoncoj kun devizoj krias per grandaj literegoj, ĉe enirpordo, sur granda korto kaj en la domo mem zumas amaso.

“La Domo de l’ Kamparano” antaŭe ĉe la cara reĝimo estis domo de l’ guberniestro. Ĝiaj muroj multfoje vidis bruplenajn balojn kaj festojn de l’ guberniestraj gastoj. Sed unuan fojon ili vidas gastojn en simpla, dome teksita vestaĵo, en freŝodoranta felvestaĵo, kun ĉifitaj de vento kaj bruligitaj de suno vizaĝoj. Kamparano, nigretera, panon donanta aro hodiaŭ festas.

Sur korto troviĝas fako de agrikulturaj maŝinoj kaj iloj. Kiel soldatoj, unuvice staras plugiloj, draŝiloj, semiloj, rikoltiloj, falĉiloj. Spiregas la traktoro kaj kun sonanta bruo turniĝas moviĝanta de ĝi draŝilo.

Apud la traktoro staras plej multo de kamparanoj. Longebarbaj, ili penas stari pli proksime al tiu-ĉi nova por ili maŝino. Ili rigardas miriĝintaj, malmulte ne kredas je laborkapableco de l’ maŝino, demandas. Sed videbla laborado de l’ traktoro nuligas ilian malkredon.

Ĉe la kortbarilo staras ĉevaloj. Jen — ĉevalino “Ondo”, bruna, bonrasa belulino, apartenanta al kamparano Frolo Kornejev, el Ĥoĥlovska regionero. La ĉevalino ricevis monpremion ĉe la tutunia, Moskva kaj gubernia ekspozicioj. Apud la “Ondo” staras unujara ĉevalino “Fortulino”, apartenanta al frato de Kornejev kaj ricevinta ankaŭ la unuan premion ĉe la Smolenska ekspozicio. Ankaŭ ĉi-tie staras ĉevalviro “Danser”, apartenanta al kamparano Ĥoduŝev. “Danser” ricevis premiojn ĉe la tutunia kaj Smolenska ekspozicioj. Ĉiu vidas, kiel fortaj, sanaj ĉevaloj dank’ al zorgoj de iliaj mastroj anstataŭas iaman kamparanan ĉevalaĉon.

En la supra etaĝo de domo troviĝas legomoj kaj fruktoj el kamparanaj fruktkaj legomĝardenoj. Ankaŭ ĉi-tie estas dismetitaj specimenoj de l’ kulturaj panoj kaj specimenoj de l’ malnova tripeca kaj nova multpeca agrikulturaj mastrumoj.

Sur la sceno kuŝas legomspecimenoj el ĝardeno de l’ loka malliberejo. Soveta malliberejo ne nur malkutimigas malliberulon de la krimoj, sed samtempe kutimigas lin al bona laboro. Apude Engelgardta eksperimenta stacio montras siajn specimenojn de lino.

Fako de hejmaj laboristoj. Ĉi-tie ni vidas rezultaĵon de longtempa, malfacila laborado, ekzemplon de l’ obstino kaj venko — muelŝtonojn de kamarado Saarek. En la jaro 1917 sur kampoj de l’ Elninska regiono li komencis kolektadi akrajn ŝtonojn kaj dispecigadi ilin per manmartelo. Regionaj kamparanoj opiniis lin frenezulo, sed nun liaj muelŝtonoj estas uzataj ne nur en ĉiuj muelejoj de l’ regiono, sed ankaŭ de tuta Sovet-Unio. Saarek mem estas preskaŭ malalfabetulo, sed li unua el tuta regiono elektrizis sian vilaĝdomon, aranĝis en la vilaĝo telefonon kaj legejon. Li havas en sia muelejo laŭtparolilon, kaj kamparanoj, alveturante mueli, sidiĝas sur sakojn kaj aŭskultas paroladon el Moskvo.

En anguleto pendas bildoj, faritaj de pentristo — memlernulo k-do Golovkin. Neniun deziras kredi, ke belartefaritaj pentrajoj estas faritaj el . . . forjetajoj, pecetoj de putra arbo, bastonetoj, musko, vato ktp. . . .

Ni denove staras ĉe la enirpordo. Portreto de Lenin rigardas de l’ muro. Kaj ni sentas: “Li, lia ideo donis tion, montris vojon al malklera antaŭe kamparano.”

Erskij.

— paĝo 8 —

LA LERNANTO

SUPLEMENTA PAĜO AL “SENNACIULO” N-o 4 — 12. NOV. 1925

La naturo konas neniun ripozon en sia efikado, kaj ĝi punas ĉiun senlaborecon.

La horloĝo kiel kompaso

Se oni volas orienti sin en nekonata regiono kaj ne havas kompason, tiam sufiĉas poŝhorloĝo, supoze, ke la suno brilas. Oni devas teni la horloĝon horizontale tiel, ke la hormontrilo montras direkte al la suno. Tiam la duoniga linio de la alcentra angulo inter la hormontrilo kaj la radiuso iranta al la cifero XII, la nord-sudlinio, la duoniga linio mem montras suden, ĝia plilongigo norden. Por ekkoni la ĝustecon de tiu aserto, oni konsideru jenon: La suno turniĝas cirkle dum 24 horoj unufoje. Se ankaŭ la hormontrilo dum 24 horoj cirkulus unufoje, kaj montrus je 12a horo tagmeze al la suno, t. e. en ĉi-momento suden, ĝi montrus dum tuta sia cirkulado ĉiam al la suno. Inverse, se oni ĝin lasus montri al la suno je laŭvola tempo, la al 12 celanta radiuso montrus suden, do la al 11 celanta norden. Sed nun la hormontrilo dum 24 horoj cirkulas dufoje, sekve duoble pli rapide ol la suno. Se ĝi montras je la 12a al la suno, ĝi ekzemple je la 2a jam duoble pli antaŭas ol la suno, ĝi montras al 2, dum la suno nur atingis 1, kaj sudo koincidas kun 12. Se la hormontrilo nun (je la 2a) denove montrus al la suno, ni devas turni la horloĝon je 1/12 de ĝia periferio, tiel ke 2 okupas lokon de 1, kaj la montrilo ree koincidas kun la sunlinio, sed tiam 1 okupas lokon de 12, t. e. 1, staranta meze inter 12 kaj 2, montras suden. Tio sama rilatas al aliaj horoj.

VERA KRISTANO

Moiseo Nadir

I.

Li krucosignas sin kaj diras:

Mi havas bonan karakteron, mildan, ameman, kristanan. La evangelio ne forestas de sub mia kuseno. Ĉiuvespere antaŭ ol mi ekdormas, mi legas iomete en la sankta libro. Tio faras min pli nobla, pli bona, pli homeca. Antaŭ kelka tempo vangobatis min iu, tial ĉar mi diris, ke la krista religio estas pli milda ol la juda. Kaptis mi varmegan glason da teo kaj brulvundis lian vizaĝon. Poste mi lin ekjetis teren kaj piedpremadis. Post tiu batado, mi delasis kapon, turnis al li duan vangon kaj diris: “Nu provu, batu!”

* * *

Mi havas kristan karakteron. Mia animo brulas milde kaj honte, kiel la olivoleo en sankta lampo super la bildo de l’ Krucumito, mi estas plena de kompato, kaj mia animo estas ĉiam depremita. Mi senkulpigas ĉiun per pura, krista senkulpigo. Mi scias: La vivo estas flua rivero. Ni — la bordoj, kiuj formas ĝin. La tempo forhakas nin, sed la rivero ne fariĝas kaŭze de tio pli mallarĝa, sed pli larĝa. Mi estas pie kredanta, monaĥeja, melankolia homo. La plej granda plezuro mia estas pardoni. En ĉi okazo mi estas dia. Mi volus, ke homoj kulpiĝu iom pli kompare al mi, por ke mi povu varmiĝi en la sento de kompato al aliaj. Mi ĉiam diras: Se malriĉuloj en la mondo ne ekzistus, devus mi iun priŝteli, por ke mi povu poste helpi al li.

* * *

Antaŭ kelka tempo, nokte, mi foriris de mia loĝejo. Mia edzino estis sola en la ĉambro. (Ni loĝas ie en angula strato), kaj mia malgranda filineto kuŝis pro granda febro en la lito kaj ĝemis treege. Mi sentis deziron konfesi antaŭ iu miajn korsentojn kaj deklari, ke mi pardonas al ĉiuj. Mia edzino min tre malmulte komprenas, ŝi ne taksas mian pure-kristanan naturon. Laŭ ŝi mi devis resti tutan vesperon hejme, ĉar la infano malsanas. Mi diris al ŝi: “Mia amata edzino! Mi pardonas al ci pro ciaj vortoj.” Mi petis ŝin, ke ŝi ne ekdormu, ĉar mi ne havas ŝlosilon al la ekstera pordo. Ŝi nomis min “homo sen koro!” Sed mi pardonis al ŝi kaj foriris.

Kiam mi revenis (kvarono post la kvina matene), histeriiĝis mia edzino. Ŝi ploris, membatis sian kapon, diris ke la infano estas tre malsana kaj ke oni devas voki doktoron. Mi komencis senvestiĝi kaj respondis, ke mi al ŝi nepre pardonas pro ŝia ploro kaj ĉio alia. Kaj, ke la infano estas tre malsana — mi ankaŭ al ŝi pardonas, kvankam ĝi estas de mia propra sango kaj korpo. Mi ĉion kaj al ĉiuj pardonas. Poste mi kuŝiĝis dormi kun kvietigita konscienco.

* * *

Dua okazintajo: Venis al mi konatulo — de Aŭstrio — kaj diris, ke li mortas pro malsato. Eble povas mi al li per io helpi? Se ne, tiam — — —. Mi rigardis lin bone, demandis, ĉu li konas la Novan Testamenton. Li diris: “Mi pensas pri nenia religio. Mi volas manĝi!” Li komencis imagi al mi, kiel lia tuta familio estingiĝas kvazaŭ kandelo kaj kiel li mem apenaŭ staras surpiede . . . Kaj mi petas vin, diras li, faru ion por mi . . . Donu al mi ion, diras li, de sur via tablo . . . Ĉar mi ne povas jam plu — — —”.

Ĉe ĉi vortoj li falis svenante. Mi tuj telefonis al ia hospitalo, ke homo svenas kaj ke oni sendu iun kiu lin savu.

Kiam oni lin savis, mi lin prenis — (kune kun la hospitaldoktoro) ĉe la mano kaj helpis al li eliri surstraten.

“Vi ne helpos al mi?” diris li per malseka voĉo kaj la bluaj lipoj tremis ĉe li. “Ne!” diris mi, “mi al vi ne helpos, sed mi pardonas al vi el la tuta koro. Vi eĉ”, diras mi, “ankoraŭ dekfoje sammaniere mortos pro malsato, mi al vi pardonos, ĉar estas jam en mi tia kristana naturo. — — —

El juda lingvo: M. Tuler.

“Amuza Anguleto”

— Dum unu kortega tagmanĝo ĉe Ludwig XIV. estis analizataj filozofiaj aferoj. Boileau (elparolu: bualo) esprimis sin: “Ĉiuj homoj devas morti.” Tiam lin trafis akra rigardo de monarĥo kaj Boileau korektis sin momente:

“Preskaŭ ĉiuj homoj! preskaŭ ĉiuj!”

— Marŝalo Mac Mahon faris foje revuon pri militedukatoj de St. Cyr. Tiuokaze al li estis prezentita ankaŭ juna Afrikano.

“Ah vous êtes un nègre” (ha, vi estas negro).

“Oui mon maréchal” (jes, mia marŝalo).

“Eh bien, continuez comme ça!” (nu bone, daŭrigu tiamaniere).

— Dum kortegbalo en Romo aperis la edzino de financministro Depretis tre forte dekoltita.

La reĝo turnis sin al sia kortegmarŝalo: “Tiel ankaŭ la edzo de l’ sinjorino venos al mi ĉiam kun nekovrita deficito.”

Elgermanigis S. Kreĉetnikof.

Historio pri la homo, simio kaj homsimio

Antaŭ ne longe usona trusto interese eksperimentis en siaj fabrikoj. Post maldungo de siaj laboristoj ĝi anstataŭis ilin per simplaj simioj. La trustsinjoroj havis la percepton, ke la simioj sambone kiel la homoj povus servi la mekanikajn aparatojn, ke ili estus pli malkaraj laborfortoj kaj neniam ekzistus danĝero, ke ili organizus sin. La eksperimento malsukcesis. La simioj laboris nur tiom, kiom laŭ ilia opinio valoris la potaga nutrajo. De komenco de ilia dungo la simioj promesis inter si reciprokan fidelon, solidarecon kaj subtenon. Kiam oni komencis ilin ekspluati, turmenti kaj ĉikani, la simioj unuanime kaj unuecfronte minacante kontraŭstaris, kaj la majstroj tuj devis forkuri. Jam la duan tagon la simioj komencis ĝeneralan strikon, ĉar oni postulis de du el ili fari kromhorojn, nome, labori naŭ horojn potage. Ĉar oni ne sukcesis, la trusto maldungis la kontrakton kun la similiveranto kaj post mallonga tempo denove homoj staris ĉe la maŝinoj. Kaj ĉio denove bonfunkciis: La homaj “simioj” toleris ekspluaton, liveris la kvaroblan laboron por mizera nutrajo, ili restis malkuraĝaj, malsamopiniaj, sensolidarecaj kaj, se iu inter ili admonis por unuigo, alia kolego iris al la estro kaj denuncis la ribelinton, kiu tuj devis forlasi la laborejon. Novaj vipoj estis liverataj, ĉar la simio forbruligis la malnovajn jam dum la unua tago.

Tio estas la historio pri la homo, simio kaj homsimio.

Trad. F. A.

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 60, 19-a de novembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 8 (60) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 19. Novembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

[BILDO p.1 | 8,4,90,30] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj S.A.T., granda ornama titolo SENNACIULO en secesia tiparo, super ĝi la devizo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro».

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Sur la tegmento de l’mondo

Ĝi estas Tibeto — la plejalta platajo de l’ mondo (ĉ. 4000 metroj super marnivelo). Tibeto areas ĉirkaŭ 1 100 000 kvadr. kilometrojn kaj nun havas 7 000 000 loĝantojn, kiuj plejparte brutkulturas migrante tra la lando kun siaj porteblaj feltodomoj. Ĉefurbo de la lando Lassa’ nun havas pli ol 45 000 loĝantojn kaj estas fama kiel Romo de mezazia budhismo, ĉar ĝi estas sidejo de tibeta papo nomata Dalaj Lamo. Li estas samtempe absoluta monarĥo de Tibeto. Sed ondoj de l’ imperiismo atingis eĉ Tegmenton de la mondo. Angla kapitalo per ekonomiaj rimedoj ĉiel penas subigi Tibeton. Tuta komerco de la lando trafis en manojn de la Kapitalo, kiu nun jam planas ekspluati ĉiujn riĉajojn de l’ platajo. Inter Lassa kaj Hindio estas konstruita telegrafo. Kaj en plej fruktodona ĉelima parto de la lando oni aranĝas fabrikojn. Anglio komprenas, ke posedanto de Tegmento nepre minacos al tuta Hindio, kaj tial ĝi rapidas ekonomie subigi Tibeton. Kapitalo ĉiel penas favorigi la politike tre potencan pastraron de Tibet. La kapitalo liveras armilaron por Tibeta armeo kaj rekompence ricevas ĉiuspecajn privilegiojn. La kapitalo penas per rimedoj de edukado anglemigi Tibetan junularon kaj armeestraron. Sed ĝi ne bone sukcesas, ĉar nek pastroj nek popolo Tibeta inklinas al ĝi. Tial ĝi ekagis laŭ la principo: dividu kaj imperiu.

Ĝi akcelas disgrupiĝon en politiko de Tibeto. Jen kion faris la disgrupiĝo antagonisma inter Tibetanoj. Dalaj Lamo havis sian helpanton Banĉen-Lamon, kiu protestis kontraŭ altaj impostoj (en ĉelima provinco Czan) bezonaj por subteni novan armeon. Monaĥejoj rifuzis pagi la imposton. Dalaj Lamo sendis Namĵilon kun militistoj por obeigi la rifuzintojn. Banĉen Lamo forkuris Ĉinion kaj petis helpon promesante doni al Ĉinio ĉerandan provincon Czan kiel rekompencon, sed ne sukcesis. Grandegaj impostoj kaj severaj agoj de Namĵil indignigis loĝantaron, kiu sendis delegitaron al Dalaj Lamo kun peto eksigi la aventuriston Namĵilon — “perfidintan pro angla mono”. Sed Dalaj Lamo eĉ ne volis paroli kun la delegitoj. Tiam popolo ekribelis, sieĝis domon de Namĵil kaj verdiktis al li morton pro perfido. Nun Dalaj Lamo mem savis lian vivon, metinte lin kiel krimulon en subteran kelon (100 kil. de Lassa’), kie li devas troviĝi ĝis sia morto. Dalaj Lamo estis devigita limigi potencon de siaj ministroj kontrolotaj de homoj, kiujn fidas la popolo. Sed li ne bone sukcesas, ĉar Kapitalo ĉiam subŝovas anglemajn agentojn, per kiuj ĝi daŭras almanigi riĉajojn de la lando. Tamen naci-liberiga movado en Oriento kreskas. Same kreskas interne klasa antagonismo. Kaj ĉi kaŭzoj kune fiaskigos finfine ĉiujn penojn de Kapitalo. Sed nun akra politika krizo skuas Tibeton kaj iom post iom senvualigas misterojn de dio, metitan sur Tegmenton de l’ mondo.

Krjukov kaj Lesnikov.

[BILDO p.1 | 30,46,68,86] Ksilografiaĵo de E. Schremmer: nuda homa figuro staranta sur rokoj, kun levitaj brakoj tenanta flirtantan standardon, antaŭ radianta suno kaj nuboj; sube maldekstre dua figuro kaŭranta. Subskribo «E Schremmer».

JAM NUN REMEMORU PRI RENOVIGO DE VIA KOTIZO KAJ ABONOJ!

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando!

V.

Ĉar ni nature ankaŭ intereson havis por la edukado de la infanoj, ni iutage vizitis infanan vilaĝon en la ĉirkaŭajo de Moskvo. Tagmeze ni forveturis en 15 aŭtomobiloj en la direkto “Buŝkin”, kiel nomiĝas la restadejo de multaj infanoj. Laŭlonge la ŝoseo kondukanta al la urbo Tver rapidege ni postlasis Moskvon kaj baldaŭ densa netrapenetrebla polvo envolvis nin, en malmultaj minutoj nin ŝanĝante en malbonaj karikaturoj de kamentubpurigistoj. Alveninte en la kolonio ni estis akceptataj per ĝoja bruo, per trumpetado kaj muziko. (Preskaŭ mi emis suspekti la kunvenantajn infanojn, ke ili des pli ĝojis, ĉar ni aspektis kiel la nigra viro, plej bone konata de malobemaj malgranduletoj).

Post kelkaj alparoladoj ni sciis, ke dum somero pli ol ses mil infanoj de ambaŭ seksoj pasigas en ĉi-tiu vilaĝo sub la gvidado de instruistoj kaj vartistinoj la someran libertempon. La vilaĝo mem konsistas el multaj domoj lignaj kaj ŝtonaj. En ĉiu loĝas la infanoj, grupigitaj laŭ sekso kaj aĝo. Ĉiu grupo estas devigita priservi mem la konservadon de la loĝejoj, krom tio la pli maljunaj devas gardadi la geetulojn. En kelkaj dometoj la junaj enloĝantoj devas prepari por si mem la nutraĵon; ili povas mastrumadi tute memstare. Tamen oni neniam povis observi malordon aŭ malpurecon. En malo ni vidis, ke ofte la infana fantazio bonsukcese ornamis la diversajn ĉambrojn per memdesegnitaj bildoj aŭ aliaj produktaĵoj de diligenteco inter la loĝantoj. En anguloj ŝtonkolektoj atestis la guston de sia posedanto. Entute ni estis surprizitaj pri la vivo en la kolonio, kaj longe mi meditis pri tiuj-ĉi institutoj, kreitaj por la venonta generacio de rusa proletaro. Ĉi-tie la vorto, ke al la junularo apartenas la estonto, ricevis novan signifon; kaj kontente mi konstatis, ke la vojo de la hodiaŭa infanedukado garantias, ke la komencita de la patroj verko estos plukondukita antaŭen kaj supren de la nova, juna generacio.

Per vizito en la al la kolonio apartenanta malsanulejo ni konvinkiĝis pri la sama ordo kaj pureco, jam konata el aliaj similaj institucioj, kaj poste ni forlasis la vilaĝon, ne sen antaŭe esti la gastoj je malluksa manĝado.

Ĉe la sportuloj

Sportuloj inter nia delegacio insistis, ke ni ankaŭ iru al la rusa sportunuiĝoj. Speciale la naĝklubo honoris nin per impresa naĝfesto. En la rivero Moskvo ĝojis viroj kaj virinoj, knaboj kaj knabinoj. En la de bretoj ĉirkaŭita placo de la klubo atendis la klubmembroj je nia alveno. En longaj vicoj de la gekamaradoj, vestitaj per la simpla bankostumo ni entuziasme estas salutitaj, kaj mi miris kaj miris: Tiuj-ĉi do estas la bolŝevikoj! Homoj en bona saneco, kun ĝojo kaj gajeco en la vizaĝoj. Mi ne povis trovi diferencon en ilia aspekto, tute la samajn, tute la samajn. Nur la lingvo estis la sola barilo, kaj kiel mi, ankaŭ ili sentis la mankon de komuna kompreniĝilo, eble nia vizito ilin interesos por nia lingvo.

La diversaj naĝludoj kaj vetbataloj lasis ekkoni lertecon kaj kapablecon, posta travido de klubaj rezultatoj atestis nin la atentindan povon de la klubanoj. En estonta kuna olimpiado, inkluzive la rusaj kamaradoj, la hodiaŭaj venkintoj devas streĉi ĉiujn siajn fortojn, se ili intencas resti sur la venka loko.

Dum la prezentado estis allogitaj multaj boatoj direktitaj de remklubanoj, ni eksciis, ke ankaŭ remado estas tre ŝatata sporto. En Moskvo mem ekzistas multaj tiaj kluboj, oni rakontis al ni; kaj ni kredis vidante la amason de ŝancelantaj gondoloj.

Satiginte nian scivolemon ni adiaŭis nin, kaj eniris motorboaton, kiu portis nin al la proksimaj Leninmontetoj, kie en la klubdomo remista ni konatiĝis dum bankedo kun la klubmembroj. Mi mem ja ŝatas ion bonan por manĝado, tamen mi baldaŭ preferis malaperi de la tablego, kaj kaŝe mi eliris ĝardenon. La ĝardena barilo ne estis malhelpajo por mi, por baldaŭ stari ekstere. Sur la rivera bordo amuziĝis malsanuloj el apuda sanatorio. Post kelkaj minutoj jam “flua” parolado funkcias, mi petis ilin kanti kelkajn rusajn popolkantojn, kion ili ankaŭ volonte faris. Sed ho ve! venis la turno ankaŭ al mi. Mi petis, ke ili indulgu min, ĉar mi estis konscia pri mia “bela” voĉo, sed ĉio estis vana, ili restis sen kompato. Do mi kantis, kaj malgraŭ la aplaŭdo mi kredis, ke, se ili prijuĝis la bonsonon de la germanaj popolkantoj, tiam ili certe bedaŭrus nin germanoj. Je la dekunua ni devis reiri, tro frue por ĉiuj. Kore ni (aliaj kamaradoj sekvis mian ekzemplon) lastfoje interŝanĝis manpremojn kaj kune kun la aliaj ni revenis al nia hotelo en Moskvo.

(Daŭrigota).

El Svisujo

En la nuna momento, kiam oni povas vidi en Eŭropo veran marŝadon al socialismo, taŭgas ĵeti etan rigardon sur la svisan socialan movadon.

Antaŭ la milito, Svisujo estis konsiderata kiel plej demokrata kaj gastema lando; ĝiaj institucioj utilis kiel ekzemplo por multaj popoloj. Per la milito la menso multe ŝanĝiĝis; la burĝaro ege utilis la perpresan encerbumadon, kaj la reakcio blovadis fortege; ni hontus esti svisoj, se ne okazus same en ĉiuj landoj.

Spite la senkuraĝiĝo, grava ĝenerala striko okazis dum novembro 1918 per kiu la svisa laboristaro gajnis la okhoran labortagon.

En 1923, okaze de la porpaca Konferenco de Lausanne, la rusa delegito Worowski estis mortpafita de Konradi, svisa eksoficiro de blankarmeo. La senkulpeco de la svisaj registaroj ne povis esti elmontrata. La ĵurnalaro preparis la opinion kaj la reakciulo, advokato Schopfer sukcesis liberigi la krimulon. Ĉu vi kredus, ke la tuta Lausann’a loĝantaro delire aplaŭdis tiun juĝon? Estis penige por la kelkaj homoj, kiuj konservis sian kapon!

Pasis jaroj; la laboristaro suferadis kaj rekomencis organiziĝi. La jus farita parlament-balotado laŭte parolas pri progreso. En 1919 estis elektitaj 38 socialistaj deputitoj; 43 en 1922 kaj 49 en 1925 plue 3 komunistoj. La tuta nacia deputitaro nombras 200.

Notinde estas, ke en Lausanne, la fama advokato Schopfer ne estis reelektata, dum en sama loko iu plia socialisto gajnis lokon.

La irado maldekstren estas despli kuraĝiga por la socia laboristaro.

El Aŭstralio

Aginte kontraŭ la gvidantaro de la Brita unuiĝo la strikantaj maristoj anglaj en Aŭstralio montris solidarecon en sia batalo kontraŭ la malaltigo de sia salajro. Ili estas subtenataj de la aŭstralia marista unuiĝo, kaj eble el tiu ĉi lukto venos la internacia unuiĝo de maristoj kaj la fino de Havelok Wilson kun sia bandaĉo de trompistoj.

Ĉiuj unuiĝoj en Aŭstralio laboras sub kondiĉoj imponitaj de la arbitra juĝejo; kaj striko subtenata de unuiĝo, dum ekzistas juĝado, estas kontraŭleĝa, kaj la puno estas plejparte monpuno. Tial, kiam kondiĉoj sur iu ajn ŝipo estas malbonaj (tio okazas ofte spite la juĝado) la maristoj strikis sur tiu ŝipo solaj. Tiuspeca striko estas nomata “Job Control” kontrolo de okupo kaj multe ĉagrenas la ŝipestrojn kiuj fine kaj sukcese plendis al la juĝejo por nuligi la kondiĉojn donitajn de ĝi. Ili ekkomencas peni por subpremi la maristojn per pli malfacilaj kondiĉoj. Striko okazis kaj post ses semajnoj la ŝipestroj konsentas ĉiujn kondiĉojn, sed postulas, ke la maristoj neniam plu uzos “Job Control” tiu ĉi senvalora promeso estas donita.

Dum preparado por la venonta hombuĉado en la paca Oceano, la usona militŝiparo venis al Aŭstralio la lastan julion; antaŭ ol ili alvenis, la ĉefministro “Bruce” (Brus) parolis ĉe la klubo de riĉuloj, li insultis la tiam strikantajn maristojn, kaj ĉiuj burĝaj gazetoj laŭdis lin. Bone por Brus. Sed kiam Brus volis veturi per ŝipo kun siaj karaj geamikoj, por bonveni kaj festadi ĉe la jus eniranta usona militŝiparo, la maristoj demandis skribitan apologion de li, aŭ la ŝipo ne estus veturinta. La gastoj sur tiu ŝipo tre ĉagrenis kaj tiel plu, ili penis certigi al la maristoj, ke Brus ne estas sur la ŝipo kaj volis garantii monsumon.

La maristoj respondis, ke ili ne fidas al Brus kaj liaj amikoj, tial la cent funtoj sterlingaj estu donataj al la aŭstralia marista unuiĝo. Sen kaŭcio ili ne veturos. Malĝoje la gastoj hejmeniris kaj komprenebla la burĝa gazetaro ne laŭdis, sed incitis pro tiu grandega ofendo al Brus.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

Leĝiĝis dekreto, per kiu iu ajn persono aŭ personoj ne naskita en Aŭstralio, kiu estas komunisto, aŭ kaŭzas aŭ partoprenas en striko, povas esti elpelita el la lando. Nun estas proceso kontraŭ du gvidantoj de la marista unuiĝo “Walsh kaj Johnson” tiuj unuiĝoj forte kontraŭstaras la leĝon kaj eble baldaŭ venos granda malpaco.

En Kvinslando la fervojistoj strikis kontraŭ la t. n. “laborista” registaro ŝtata. Post unu semajno la registaro cedis en ĉiuj demandoj krom la 35-hora semajno por la skribistoj. Post voĉdono la laboristoj en la sudo revenas al laboro, sed en la nordo ili ankoraŭ strikas ĝis lasta demando estos ordigita.

SAT-ano 772

Kion fari dum revolucio?

Al tiu artikolo en “Senn.” n-ro 3 kelkaj respondoj: Kredante, ke ne estas bone, tro esperi pliboniĝon kaj ŝajnigi ĉion malfacile post veninta ŝanĝo de l’ sociordo. Mi sentas necesa, urĝe sciigi miajn pensojn tiurilate.

La aŭtoro diras en la lasta parto, ke post ŝanĝita sociordo estas necese labori nur 2½—3 horojn potage, kiel komuna devo. Sed, en la nova sociordo la homaro entute, kiel laboristaro, havos plimulte da bezonoj ol nun. La nuna salajro por la laboristaro estas ĝenerale tro malalta por vivi hominde. En la malnova sociordo malmulte da homoj vivas lukse, kelkiuj kompreneble eĉ diboĉe, tamen la granda plejmulto ekzistas nur en mizero. Sed en la nova sociordo ĉiuj rajtas vivi hominde. Pro tio estonte por la homoj kiel la laboristoj estas bezonataj pli altaj salajroj kaj eble anstataŭ 2½—3 horojn ili devus labori 5—6 horojn potage. Mi opinias, ke neniu estos trovanta tion kiel premon, sciante, ke ĉiu laboras por si mem kaj konservo de l’ komunuma mastrumado.

Plue estas nedezirinde, ke ioma kulturo perdiĝos. Do, la t. n. luksokupo daŭru en sia ekzisto en proporcia stato.

K-dino A. B.

EL ANGOLA

Vivo kaj moroj de indiĝenoj

IV

La infano: naskiĝo kaj plenaĝiĝo

Pri la higienaj zorgoj aŭ superstiĉaj kutimoj ĉirkaŭantaj la virinon dum la gravedeca periodo kaj ĉe la naskomomento tre malmulto estas konata.

Inter la Ba-Sele, la nasko okazas en la domo de l’ patrina avino kun helpo de maljunulino (specialigita je akuŝaferoj) kaj ĉeestata de la tuta ina parencaro kaj amikinoj, inter kiuj, tamen, ne povas troviĝi iu ajn havinta seksorilatojn kun la edzo. Tuj kiam la infano naskiĝis, la patro donacas kelkajn metrojn da drapo al sia bopatrino kaj litokovrilon al sia bopatro, kion ĉi-lastaj rekompencas per unu porko. Samtempe, la fakto estas komunikata al ĉiuj familianoj. Post ok tagoj la infano estas baptata ricevante nomon de praulo. Tamen, se la infano naskiĝis sur la kulturkampo aŭ survoje, ĝi estos senescepte nomata Kapja en la unua okazo, kaj Kanjila, en la dua.

Ĉe la Ba-Nanu, la akuŝantino aranĝas sin en sia propra hejmo kaj, nur leviĝinte, iras en la domon de siaj gepatroj dum kelkaj tagoj. Ŝi tiam ricevas, kiel donacon de ili, unu porkon aŭ kapridon. Nenia ceremonio estas farata pro la bapto. La infano ricevas nomon laŭ plaĉo de la gepatroj, escepte tiam, kiam la naskiĝo koincidis kun ia rememorinda por la tradicioj de la familio aŭ por la historio de la “libata” okazintajo.

La indiĝenoj el Amboim post la naskiĝo de la infano, praktikas agon sufiĉe interesan ne nur pro tio, ke ĝi ne troviĝas inter la moraro de aliaj gentoj, sed ankaŭ tial, ĉar ĝi havas ian superstiĉan devenon; kelkajn tagojn post la akuŝo, la edzo, klopodinte pri la karesoj de la edzino, kuntiriĝas en la momento de la genera spasmo kaj ricevas la spermon en ĉifoneton. La “kimbanda” ¹) aldonas en ĝin iajn pulvorojn kun miriga efiko, kaj la fetiĉa ĉifono estas ligata al la zono de l’ infano, kiu tiam povas foriri surstraten ŝirmita kontraŭ la aero aŭ misrigardoj. La patro mem baptas la infanon donante al ĝi nomon de parenco.

Tiuj el Kibala estas pli ĝojaj. Tuj kiam la naskodoloroj aperas al virino, ties “kubata” pleniĝas per ina ĉeestantaro, kiu laŭte elmontras sian ĝojon pro la okazajo. Kelktagojn poste, la patro elektas por la infano nomon de praulo kaj, kiam unu monato pasis, ĉiuj konatuloj estas invitataj por festeno, dum kiu ili manĝas “funji”n kun viando aŭ fiŝo kaj drinkegas “garapa”n (biero) el maizo. La festeno finiĝas per bruega “batuk” ²) daŭranta ĝis plena laciĝo.

Inter la Libolu la infano naskiĝas, ĉu en la patrina aŭ patrinava domo kun ĉeestantaro de amikinoj kaj najbarinoj, krom la akuŝistino. Kaj samkiel en diversaj Pacifikaj insuloj, ili uzas la fumon de sekigitaj herboj por stimuli la kuntiriĝojn de la akuŝantino. Tuj kiam la infano aŭdigas la unuajn ekkriojn, ĝi ricevas nomon; se ĝi estas la unua filo, ĝia nomo estos tiu de la persono, kiu alportis la proedziĝan donacaĵon, en la ceteraj okazoj ĝi ricevas nomon ĉu de la gepatroj, ĉu de ia familiano. Sed utilas klarigi pri tio, ke en Libolu kaj ĉie ajn, la indiĝenoj ŝanĝas sian nomon samkiel oni ŝanĝas ĉemizon. Ofte ili posedas tri aŭ pli diversajn nomojn, kiuj montris la neceson, en kiu ili troviĝis, ŝirmiĝi kontraŭ la postuloj de la “civilizigo”.

En Loanda, la ĉefurbo de Angola, kie koncentriĝas plej diversaj indiĝenaj gentoj, la moroj estas konsekvence, tre malsamaj, sed laŭ la plej ofta uzado, la akuŝantino, tuj post naskiĝo de la infano, estas volenevole sidigita en granda ujo plena per preskaŭ bolanta akvo, post kio la akuŝistino (ĝenerale ankaŭ maljunulino) metas sub ŝia lumboparto ujon enhavantan brulantan karbon. Per ĉi-du dolorigaj operacioj, el kiuj la lasta ofte kaŭzas gravajn brulvundojn, ili celas elirigi ĉiujn nasko-sangaĵojn kaj rapide pretigi la akuŝintinon por tuja laborkapablo. Ja, unu aŭ du tagojn post la akuŝiĝo, la indiĝenino reprenas sian taglaboradon, tre ofte el la plej pezaj, portanta sian idon sur la subdorso. Pro la influoj de la “civilizigo” la bapto okazas en la preĝejoj kaj estas preskaŭ ĉiam sekvata de granda festeno, kiu finiĝas per speciala ĝislaciga dancado („gaeta”), kies instigilo ĝenerale estas harmoniumo (akordeono).

(Daŭrigota).

¹) Indiĝena persorĉaja kuracisto. ²) Indiĝena dancado tre movoplena.

Scienca kroniko

Sub tiu ĉi rubriko estus tre signifa ricevi materialon el ĉiuj partoj de l’ mondo. Red.

El mezo de Azio

  1. En regiono de Irkutsk ekzistas grandaj provizoj da bruna polurebla karbo simila al la skotlanda (boghed). La provizoj egalas ĉirkaŭ 300 bilionoj (milmilionoj) da kilogramoj. Ĵus faritaj kemiaj esploroj montris eksterordinare altan kvaliton de ĉi minkarbo. Cent kilogramoj da ĝi post distilado donas 40 kilogramojn da mineral-oleoj — benzino, lampoleo, motoroleo, ŝmiroleo, parafino ktp.

Do kvalito de ĉi karbo kvinfoje superas tiun de eŭropaj brunkarboj utiligataj en mineralolea industrio. La karbon oni nomas sibiria nafto. Rezultatoj de l’ esploroj estos publikigitaj en aparta broŝuro.

  1. La reto de meteorologiejoj en Sibirio vastiĝas. Ĵus Irkutskon revenis post longa scienca vojaĝo meteorologo Ovĉinnikov, kiu fondis du novajn staciojn en urboj Olokminsk (Jakutio) kaj Bulun (Burjatio).

  2. En Omska gubernio ĉe vilaĝo Sergievo (apud rivero Omj) estas trovita sidejo de prahistoria homo de bronza periodo. La trovajoj (iloj en osto, pecoj de argilvazoj, bronzajoj) estas liveritaj en Muzeon de Omsk.

  3. Apud stacio Sludjanko ĉe suda bordo de la lago Bajkal troviĝas riĉegaj minejoj de glimo, kiu havas tre altan kvaliton. Uzeblaj folioj de la glimo (diafana foliebla ŝtono) atingas 4 kvadr. metrojn. La esploroj de instituto de mineralogio vekas grandan intereson de iuj nekonataj personoj. 5. oktobro en minejo n-ro 2 de l’ instituto estas mortigita gardisto kaj ŝtelita parto de liverita glimo.

  4. Ĵus revenis el Jakutio grupo de esploristoj de Scienca Akademio gvidata de profesoro Grigorjev. La grupo dum 6 monatoj faris zoologian, botanikan, geologian esplorojn en regiono de Aldan, kiu estas fama pro riĉegaj novaj ortrovejoj. Estas kolektita riĉega scienca materialo, kiun oni intencas sistemigi en Leningrad tuj post la veno.

  5. En fino de septembro en Verĥne-Udinsk (ĉefurbo de Burjatio ĉe orienta bordo de Bajkal) unu virino 28-jara naskis

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

4 infanojn (3 knabinoj kaj 1 knabo). La unua naskiĝis knabo 18. septembro en 7. vespere. Sekvantan tagon nokte (en la 2.) naskiĝis knabino. Dudekan de sept. tage (en la dua) naskiĝis du knabinoj. La knabo pezas 2,8 kilogramojn, la knabinoj 2—2,4 kilogramojn. Ĉiuj infanoj estas vivaj kaj sanaj. Laŭ certigoj de ginekologoj la fenomeno estas tre rara (malofta), ĉar okazas nur unu inter 5000 naskiĝoj.

  1. Sekvantan jaron en Sibirio oni intencas apliki grandskale aerfotografion por fari planojn de grandaj koloniigendaj spacoj en nordorienta regiono de Ural kaj en Vasjuganpraarbaro (inter Tobolska kaj Omska gub.) Aerfotografotaj estas ĉirkaŭ 30 000 kv. kilometroj. Kiel bazo por la laboro servos geodezie difinita triangularo inter bone videblaj el aeroplano surteraj objektoj (preĝejoj, turoj, domoj, lagetoj ktp.). La fotobildoj faritaj el aeroplano kaj skale konformitaj al la triangularo donos detalan kaj perfektan planon de l’ spacoj esplorotaj. Ĉiu planita kv. kilometro kostos nur po 18—25 kop. Geodezia ĉefoficejo de SSSR intencas utiligi spertojn de l’ entrepreno por siaj ĝeneralaj kartlaboroj.

Maksim Krjukov.

Nova minaĵo

Labuncov — kunlaboranto de Rusuja Mineralogia Muzeo, — eltrovis en Okcidenta bordregiono ĉe Blanka Maro tre altvaloran novan minajon “urana rezina minajo”. Ĝis nun en Rusujo oni ne sciis pri trovejoj de uranaj minajoj, kiuj plejparte estis ellaboritaj en Kongo. Specimenoj de novtrovita mineralo estis montritaj en Mineralogia Muzeo dum la festado pri 200-jara jubileo de Akademio de Sciencoj.

Elrusigis S. Bojev Poltorack

Helpos nur lingvo internacia

Fine eĉ scienculoj ekparolis… skribas en Moskva “Pravda” prof. Vulf okaze de la 200 jara jubileo de l’ Akademio de Sciencoj en Sovet-Unio:

— “Tragedio de nia scienco estas nekonateco de rusa lingvo por alilandanoj. Niaj sciencaj laboroj, verkitaj ruslingve estas absolute neatingeblaj por niaj alilandaj kolegoj. Mallongaj resumoj en fremda lingvo ne povas multe helpi.

Por rusa scienculo restas ellerni iun fremdan lingvon tiom, ke li povu verki siajn artikolojn kaj librojn. Tiam liaj verkoj fariĝas havajo de l’ tutmonda scienca kritiko.

Sed ofte okazas male, kaj lastatempe ĝi estas ĉiam pli kaj pli ofta. Alilandaj scienculoj trafas grandan embarason, ne povante, pro la nescio de rusa lingvo konatiĝi kun grandaj sciencaj atingajoj, publikigitaj en rusaj libroj kaj gazetoj.

Mi permesos al mi priskribi kelkajn faktojn el persona sperto. En 1890 mi laboris en Munĥena universitato kaj miaj k-doj laŭ specialeco demandadis min kun granda intereso pri konataj al ili nur laŭ famo verkoj de jam nun mortinta E. S. Fjodorov, fariĝinta poste ano de Rusia kaj Bavaria Akademioj de l’ sciencoj. Siajn laborojn Fjodorov publikigis tiam ruslingve. Mi promesis verki detalajn referatojn pri liaj laboroj germanlingve, kiuj, efektive, baldaŭ estis presitaj.

Ĉi tiuj referatoj elvokis en eksterlando grandan intereson al laboroj de Fjodorov. Fjodorov ellernis germanan lingvon kaj komencis verki en ĝi pri siaj esploroj. Lia gloro komencis rapide kreski. Siajn unuajn laborojn Fjodorov ne publikigis en fremda lingvo. Ili diskoniĝis per miaj referatoj, kiuj ne povas, tamen, anstataŭi la laborojn mem. Kaj jen, vizitinte dum la sama pasinta vintro Parizon, mi el konversacio kun prof. Ŝ. Mogen, eminenta juna franca scienculo, eksciis, ke li speciale ellernis rusan lingvon por tralegi la unuajn verkojn de Fjodorov.

Jen! Ni ne intencas ĉi tie agiti prof. Vulf’on pri Esperanto.

Niaj SAT-anoj, scienculoj kaj sciencemaj, devas prizorgi la demandon pri sciencaj verkoj kaj precipe tradukoj esperanten de la plej gravaj sciencaj laboroj, por ke niaj proletaj scienculoj, kiuj jam venas, ne estu devigataj perdi multekostajn tempon kaj fortojn por ellernado de fremdaj lingvoj.

La proletaj scienculoj elektos la plej perfektan, saĝan kaj facilan vojon: ili utiligos internacian lingvon.

B. Egers (4544).

“Heroldo” de neŭtrala esperanta movado

Ĝis nun multaj el ni sincere opiniis, ke la agadkampo de vera ortodoksa neŭtralulo estas sufiĉe malvasta: filatelio, interŝanĝo de ilustritaj poŝtkartoj per “treege seriozaj temoj”, de papermono jen la limoj de permeseblaj internaciaj interesoj, ekster kiuj jam komenciĝas tiom timiga partianeco.

Ni estas devigataj kun honto konfesi, ke ni eraris.

Montriĝas, ke neŭtralecaj temoj estas tiel multenombraj, kaj ilia aktualeco estas tiom nevenkebla, ke semajna gazeto ne povas jam kontentigi la legantojn.

Esperanto “triumfonta” jam estas arĥaismo.

Urĝas heroldi pri gravegaj problemoj, kiuj tiel emociigas la asocion en niaj maltrankvilaj tagoj.

Ĵus estas finita la internacia enketo pri “blueco de ĉielo” (Heroldo n-o 37 [265]). Solvata ĝi estis laŭ plej demokrata principo. Plej eminentaj “Samideanoj” same kiel simplaj mortuloj donis sian opinion. Ni ne povas diri, ke tiu-ĉi viv- kaj interesplena problemo estis plene solvita.

Sed la vivo ne atendas. Aliaj neprokrasteblaj problemoj estas starigendaj ekz.: “Ĉu la Universo estas senfina”, “Kiel la rizo venis sur la mondon” (ne pensu, leganto, ke temas pri milita invado), “Kiom da malvarmo bestoj povas elporti”, “Trezoroj de reĝo Davido”, “La sankta skarabo de Egiptujo” ktp. Se unu numero *) starigas tiom da problemoj, kies aktualeco ja estas ekster iaj duboj, ĉu ni kuraĝos nei la bezonon de duonsemajna gazeto? Male: kial ĝi ne fariĝu ĉiutaga? Niaflanke ni volonte kompletigus la enhavon kaj proponus ankoraŭ kelkajn temojn por internaciaj enketoj kaj artikoloj, ekz.: “Kial la meleagroj timas la ruĝan koloron?” “Ĉu la stulteco de homoj estas senfina kaj kiel ĝi sur ili venis?” “Kiom da sensencajoj la esperantista leganto kapablas elporti?”

Kaj multajn aliajn. Ni eĉ kuraĝas pensi, ke tiuj temoj, kiel sufiĉe konkretaj pli multe plaĉos al legantaro.

Kaj oni post tio diru, ke neŭtraluloj ne havas pri kio skribi!

F. kaj L.

*) N-o 68 de 2. sept. 1925.

Kiel iĝi riĉa

De Gustavus Myers

Ĉu la granda riĉajo de la amerika milionulo Astor amasiĝis pro la praktikado de tiu triunuo de kvalitoj — industrio, ŝparemo kaj kapableco?

La Astor-familio posedas vastajn areojn de tero kaj konstruajojn en Nov-Jorko kaj aliloke.

La palacoj, en kiuj ili luksege loĝas, konsistas el insuloj de konstruajoj kaj tute proksime inter 3000 ĝis 6000 malriĉaj homoj estas pakitaj en unu sola domaro. La Astoroj estas ankaŭ grandaj akciuloj en multaj kapitalistaj “entreprenoj”. Ilia ĉiujara rento estas ĉirkaŭ kvincentoble pli granda ol la salajro pagata al la prezidanto de Usono.

Vivante parazite senokupe kaj lukse, ilia rento pli ol egalas tiun, kiun 41 000 laboristoj, pagataj meze 600 dolaroj ĉiujare, ricevas por unu jaro de senĉesa laborego.

La historio rakontita en registaraj kaj juĝejaj dokumentoj pri la origino de tiu ĉi riĉajo estas tre malsama je la senŝanĝaj rakontoj de la laŭduloj.

La fondinto de la Astor-riĉajo estis John Jacob Astor, germana enmigrinto kiu aliris Usonon en 1783 kun kvin funtoj sterlingaj. Li mortis en 1848 postlasanta riĉajon de 20 000 000 dolaroj — tiam la plej granda en Ameriko. Kiel li havigis ĝin?

La registroj montras, ke li iĝis komercisto de peltoj kaj trompis la indianojn post kiam li ebriigis ilin. Post kiam li organizis la Amerikan Peltan Kompanion en 1810, li ŝipe transportis grandegajn kvantojn da viskio inter la indianaj triboj. Vendi alkoholajon al indiano estis grava krimo kontraŭleĝa. Sed Astor aĉetis imunuecon subaĉetante publikajn oficistojn. Unufoje (en 1817) li donis al Lewis Cass subaĉeton de 35 000 dolaroj. Kiu estis Cass? La guberniestro de “Michigan” teritorio, kie troviĝis unu el la ĉefaj negocejoj de Astor, kaj li (Cass)

— paĝo 5 —

SENNACIULO

poste iĝis Sekretario de Milito, la sama oficisto kiu tiam havis ĉefan aŭtoritaton super indianaj aferoj.

Astor postulis de la indianoj de 25 ĝis 50 dolaroj por kvar kaj duono litroj da viskio, pagebla per peltoj. La registroj montras, ke al la indianoj neniam estis permesate komerci kiam ili estis malebriaj. Diboĉiginte ilin, Astor profitus el ili plue per interŝanĝo de malkaraj komercaĵoj, je grandegaj prezoj, por iliaj peltoj. Li pagigis, ekzemple, unu dolaron kaj duonon por unu latuna fingringo; dek ok dolarojn por unu funto da tabako; tridek dolarojn por dekunu-dolara pafilo; kvar dolarojn por pulvo kiu kostis al li dudek cendojn, k. t. p. (100 cendoj = unu dolaro = 4×16 ŝilingoj = 5 frankoj antaŭ milito).

Diboĉigitaj, trompitaj, la indianoj kun grandegaj ŝuldoj kaj nun senhejmaj, devis sin turni al la sola rimedo por protekti sin. Ili ne rajtis procesi en juĝejo, ĉu civila ĉu krima, ĉar estis konsiderata kontraŭleĝe akcepti la ateston de indiano. Sekve ili devis sin turni al primitiva forto, ili ofte leviĝis por venĝi, kaj masbuĉis blankulojn kaj mortigis la komercistojn de Astor. Tiam, vice, la registaro rapide sendis soldataron kaj mortpafis ilin kaj bruligis iliajn vilaĝojn.

Estis longa ĉapitro de teruraĵoj. Sed Astor estis sendanĝera en Nov-Jorko, entiranta siajn milionojn. Vere, pli ol cent kvindek blankaj komercistoj estis mortigataj de indianoj, sed la riĉaĵo de Astor daŭris pligrandiĝi per mortigo kaj masbuĉo. Li estis ruzema kapitalisto kiu dungis virojn por fari sian filaboron kaj spiti morton, dum li estis sendanĝera pli ol mil mejlojn for kaj rikoltis la tutan profiton. La registaraj registroj montras, ke li ricevis renton de 500 000 dolaroj ĉiujare de tiu ĉi negocaĉo — grandega sumo en tiu epoko.

Tiel li havigis al si la monon por investi en Nov-Jorka tero kaj en bankoj kaj aliaj kapitaloj. Sed samtempe kiam li estis diboĉiganta kaj trompiganta la indianajn tribojn en okcidento, li estis koruptanta oficistojn en la urbo Nov-Jorko por ke ili cedu al li teron. Tiu ĉi tero estis parto de la granda areo tiutempe posedata de la municipalo de urbo Nov-Jorko. Ĝia valoro tiam ne estis granda, kvankam estis ĝia potenca valoro. Nuntempe ĝi valoras centojn da milionoj da dolaroj. La proksimaj idaroj de Astor daŭrigis la procedon. Ili subaĉetis Ordinarajn Konsilantarojn kaj Leĝfarantojn, evitis impostojn kaj rikoltis milionojn per lupagoj, ne nur per komercaj konstruaĵoj, sed ankaŭ per ĉambraĉoj maltaŭgaj por homa loĝado. Dum generacio post generacio, milionoj da homoj en Nov-Jorko estas laborintaj por pligrandigi la valoron de la Astoraj realaj havaĵoj, sen la neceso, ke la Astoroj movu eĉ unu fingron.

Malpli ol unu jarcento post kiam John Jacob Astor estis direktanta daŭran diboĉigadon, trompadon, subaĉetadon kaj mortigadon, liaj idaroj havas serion de reĝaj palacoj kaj sidas arogantaj kaj potencaj kiel fieregaj aristokratoj. Unu el la Astoroj, William Waldorf Astor, montris sian malestimon por la lando de kie lia riĉaĵo venas, rezignanta Amerikan civitanecon kaj fariĝinta Brita regato.

Trad. el la angla lingvo J. T. Winter

Kiel ni vivis kaj laboris

(Pri Ĉita’a [12. sektoro] SAT-grupo).

Neniam oni vidis en “Sennaciulo” detalan kaj koncizan priskribon de laboro de iu SAT-grupo. Tamen mi opinias, ke ĉi-priskribo estus grava. Ĝi sciigas, akiritajn de iu aparta grupo, spertojn al la tuta SAT-anio.

Mi deziras komenci ĉi-aferon, priskribante nian SAT-grupon en Ĉita (12. sektoro) kuŝanta en malproksima Siberio, flanke de centroj de l’ internacia vivo.

Nia SAT-grupo estas tre juna, tamen ĝi funkciis tre vigle kaj vivoplene. Eble pro tio, ke en ĝi kolektiĝis plejparte entuziasmaj gejunuloj, plenigintaj nian laboron per intereso, vigleco kaj kunfratiĝo.

Nia SAT-grupo konsistis el 4 malnovaj SAT-anoj, kaj el 4 novaj, el kiu estis 2 junulinoj. Ĉiuj ili aktive laboris en lernanta esp.-organizaĵo.

Unuan fojon ni kolektiĝis la 8. marto nunjare. Atente ni aŭskultis historian skizon de l’ “Ĉita’a SAT-movado”, faritan de la plej “malnova” SAT-ano k-do B. Ni decidis kolektiĝi ĉiudimanĉe laŭvice ĉe ĉiu k-do, skribi ĉiufoje “taglibron”, fini ĉiun kunvenon per “Internacio”. Ni elektis sekretariinon-k-dinon M.

Pasis nun jam 28 dimanĉoj, kaj nur dum 2 el ili — niaj kunvenoj ne okazis. Dum tiuj 26 “dimanĉoj” ni ĉerpis al ni grandegan sperton, klaran komprenon de Sennaciismo, kaj bonan scion de la lingvo, ĉar ni parolis inter ni nur esperantlingve.

Post preskaŭ ĉiu kunveno ni daŭre kantadis revoluciajn kantojn el la “Prolet. Kantaro” (unuavice: “al la Sennaciularo”), kio certe nin fortege kunfandis kaj edukis al revolucia, sennacieca ardo.

Multo okazis dum tiuj “kunsidoj”. Praktikaj decidoj, studraportoj, ardaj, teoriaj diskutoj, bataletoj, iniciatoj, interŝanĝoj de opinioj, petoloj, kantadoj kaj tetrinkadoj. Mi prezentu la plej gravan:

Dum 3 kunvenoj komencitaj de k-dino Z., ni arde diskutegis pri tio: “Ĉu SAT povas esti politika organizaĵo? Pri unuecfronto en SAT ktp.”

La kvar, pli malpli trankvilajn, kunsidojn ni dediĉis al la serioza studado de la statuto de SAT.

Unufoje ni diskutaĉis pri “sektorsistemo”, kaj 2 k-doj (mi, kaj k-do A.) proponis siajn projektojn de sektorsistemo. Ardege ni unufoje diskutis pri “la artikolo 2. de la statuto”, finfine aprobinte la tekston, akceptitan ĉe la IV. kongreso.

Du kunsidojn ni dediĉis al pridiskuto kaj ellaboro de rezolucio pri “unuigo de per- kaj poresperanta laboro aŭ pri SAT-strukturo” kaj fine ni, rompinte miskomprenon, interkonsentiĝis aprobinte sennaciecan (sed ne internaciecan) konstruon de SAT.

Du sekvontajn kunsidojn ni studis “naciproblemon” kaj “problemon de sennaciiĝo de la mondo”. El diskutoj naskiĝas vero, kaj efektive post la diskutoj ni ellaboris tute precizan, “klaskonscian” kaj sennaciecan rezolucion.

Treege multe ni havas “praktikan” dum niaj kunvenoj. Jen estas kelke da ekzemploj: Necese estis, laŭ propono de E. K., prezenti kandidatojn, por elekto de “Direkta Komitato”, kaj ni, post longa admonado de k-do B., fine elektis k-dojn B. kaj T., nun jam elektitajn per ĝenerala voĉdonado, kiel DK-ano kaj ekstra DK-ano.

Antaŭ la 1. majo, al k-do T. venis bela ideo, sendi unumajajn gratulojn al diverssektoraj lab. esp-istoj, kion ni entuziasme plenumis, sendinte poŝtkartojn al 8 urboj.

Je la 7. kunveno ni decidis organizi gubernian komitaton de SEU., kaj kvankam tio ne koncernis senpere al SAT, tamen ni dediĉis nian entuziasmon kaj fervorecon dum du semajnoj al tiu problemo, kaj fine ĝeneral-kunveno de SEU-anoj estis aranĝita, kaj gub. kom. estis elektita.

Estis ankoraŭ okazo, kiam ni indignite ellaboradis protestleteron al redakcio de l’ loka gazeto, evitinta citadi la fonton ĉe bonvole presataj tradukoj el “Sennaciulo”.

Longe ni ankaŭ aranĝadis nian grandegan kolektivan leteron sendotan al aliaj SAT-grupoj, kiu malfeliĉe, pro manko de mono (kutima manko! . . .), estis senditaj nur al tre malmultaj lokoj.

Krome estas ankoraŭ multaj aferoj, kiujn mi eĉ ne memoras. Multege ni laboris por SAT kaj por esperanto: Jen unu tradukas el “Sennaciulo”, alia por ĝi, k-do B. gvidas multegajn esp.-kursojn, mi kun k-do T. kunligigas niajn organizaĵojn kun eksterlandaj, iu propagandas, iu raportas ktp.

Ni efektive fariĝis preskaŭ unu familio. Estis tia okazo: Unufoje k-dino Z. grave ekmalsanis, kaj ni trifoje seninterrompe havis kunsidojn ĉe ŝia hejmo, nur por ke ŝi povu partopreni ilin eĉ malsana, kaj tiuj kunsidoj estis plej “lirikaj” kaj intimaj.

Multfoje niajn kunsidojn vizitadis “gastoj”, aliaj revoluciaj esperantistoj, atente kaj silente aŭskultintaj niajn “batalojn”.

Sed ne longe nia grupo laboras plenkonsiste.

Sed tamen eĉ malmultiĝante ni ne ĉesis labori. Male, ni laboris pli kaj pli energie, kaj ni ne restis solaj, al ni venis jam novaj kaj junaj k-doj. Fine de la aŭgusto ni organizis el 8 novesataniĝontaj k-doj studrondeton, por studado de SAT kaj sennaciismo, kaj pliperfektiĝo en la esperanto-parolado. Kaj ni — malnovuloj — transdonas niajn spertojn kaj sciojn al ili. Nun ĉiudimanĉe matene kunsidas la nova rondeto, dum vespere kutime kunsidas la SAT-grupo.

Parto el nove sataniĝontoj jam nun aktive partoprenas nian praktikan SAT-

— paĝo 6 —

SENNACIULO

laboron. Ekz.: kun ili, ni sufiĉe bone partoprenis, t. n. “Internacian Infan-Semajnon” (30. aŭg.—6. sept.) kaj „Internacian Junulartagon” (la 6. sept.).

Nun venas aŭtuno, provizore forveturintaj satanoj, laborintaj somere por bono de esp-o en aliaj lokoj, iom post iom revenas Ĉiton. Baldaŭ, nia SAT-grupo pligrandiĝinta, pli sperta kaj scianta, denove ekbolos boligante ĉiujn grupanojn, kaj nian ĉirkaŭantan medion, per spirito de Sennaciismo.

Kaj por tiu laboro — ni pretas! Sed dume retrorigardinte nian estintan laboron, ni konstatas:

Eble, ke ni havas multegajn mankojn, komence ne sufiĉe bone varbis por SAT, ne plene plenumis la de ni deciditan, laboris ne sufiĉe serioze, — sed tamen ni vigle vivis kaj laboris!

Rezultoj jam estas vidataj. K. Fade.

Dekmilo da politikaj enkarcerigitoj en Italio

IRH — La lastaj monatoj de la furioza blanka teroro en la terorlandoj Bulgario, Hungario, Rumanio deflankigis la atenton publikan de la lando de Mussolini. Ja oni ankaŭ el la gazetoj italaj povas legi nur tre malmulte pri la veraj cirkonstancoj, ĉar la neoficiala cenzuro de la faŝistoj, kiu lojale estas aplikata, ne lasas tragliti iun ajn verecan priskribon. El la raportoj de la itala ruĝa helpo ni ĉerpas tre teruran bildon de la faŝista reĝimo. El tiuj raportoj ni vidas, ke la nombro de la arestitaj revoluciaj laboristoj en Italio neniam estas malpli ol dekmil. En la monato julio estis 8950 arestitaj laboristoj, en aŭgusto 9450, kaj en septembro jam 10131, kvankam la “granda” amnestio liberigis 1506 politikajn arestitojn. Konsiderante la statistikon oni vidas, ke en la sama tempo, kiam sub la aplaŭdo de la burĝa gazetaro 1606 laboristoj liberiĝis, preskaŭ dudekmil (1954) laboristoj estis enkarcerigataj. En la monato julio estis la nombro de la liberigitoj 380, tiu de la enkarcerigitoj 934, fine de septembro liberiĝis 957, kaj 2275 oni arestis!

≡ KRONIKO ≡

Britio

London. BLES sendis al 36 anglalingvaj sindikataj gazetoj poresperantan artikolon “Pli grandaj mondoj”. 30 lab. internacioj ricevis personan alvokan leteron, pri la lingvo. Diskuto en “Lansbury’s Labour Weekly” rezulte de artikolo de Star. — K-do A. B. Swales (Eks-prezidanto de la Brita Sindikataro, ano de Ekzekutivo de Maŝinfarist-Sindikato [AEU] kaj de Brit-Sindikataro) kaj D-rino Marion Phillips (organizistino de virinfako en Laborist-Partio) lernas Esperanton. K-do H. H. Elvin (ĉefsekretario de la Komiz-Sindikato Brita [NUC]) aniĝis al Brita Ligo de Esperantist-Socialistoj.

Francio

Nancy. La tiea esp.-lab.-grupo organizis konferencon propagandan okaze de malfermo de novaj kursoj. Duonsukceson ni atingis. 11 lernantoj enskribiĝis por la kurso. Parolis k-do de FEO kaj la kunveno estis prezidata de k-do Humbert. Sekretario de Unuiĝo de sindikatoj en Meurthe et Moselle (franca departemento en Lorraine). Cetere, la tieaj lab.-organizaĵoj bone helpos nian propagandon kaj 8 sindikatoj estas subtenantaj membroj de nia grupo. Ankaŭ funkcias en Nancy kurso por progresantoj. Ni devas noti, ke tiuj rezultoj estas ja kontentigaj, ĉar Nancy estas tre reakcia urbo. Ni sciigas la tutmondan satanaron, ke ĉiuj sciigoj pri laboristaj aferoj koncernantaj la orientan regionon de Francio (ĉefe en Lorraine) estu sendataj al la Sindikata Unuiĝo en Meurthe et Moselle. Pere de nia tiea grupo. Skribu al Esp.-lab.-grupo, Maison du Peuple, Nancy, Francio.

Latvio

Riga. Kvankam la Riga’a t. n. “neŭtrala” Esperanto Societo funkcias jam multe da jaroj, tamen Esperanto ĉe ni ne montras progresemon, tute kontraŭe ĝi emas malantaŭeniĝi malgraŭ la “pionireco” kaj “fervoreco” de la “samideanoj”. Tamen kion ne kapablas burĝoj, kapablos laboristoj. Ĝojiga fakto estas, ke la laboristaro, precipe la laborista junularo, kun granda intereso ekrilatiĝis al Esperanto, kiu ŝajne nun trovis pli fruktodonan kaj ĝustan grundon. Hieraŭ la 3. novembro la junulara sekcio de latvia social-demokr. partio en Riga aranĝis lekcion pri “Esperanto kaj ĝia signifo por la laboristaro”. Prelegis nia k-do A. Krastin. Kvankam ĉeestis nur 20 personoj, tamen ĉiuj atente aŭskultis la preskaŭ 2 horan paroladon kaj mirigitaj pri la grandeco de l’ movado forirante preskaŭ ĉiuj certigis sian aliĝon al la kurso en plej proksima tempo estigota ĉe popola (laborista) altlernejo, kiel fako de l’ popolmastruma kaj jura fakultato. Instruos ankaŭ nia supre menciita k-do. Kr.

Sovet-Unio.

Dolinskaja. La 19.10. en la loka teatro okazis la solena malfermo de esp.-kurso.

En ĉi tiuj pezaj tagoj . . .

Bildoj el la terorlandoj

de A. Kollosov

. . . Ne, ni havas nek nombrojn nek vortojn, per kiuj ni povus priskribi la heroan batalon de la ruĝa junularo.

Amasiĝas la dokumentoj, — ĉiu el tiuj folioj estas atesto ne refutebla kaj ne ekskuebla.

Unu el tiuj folioj diras . . .

Sur la urbplaco en Vrac (Wraz-Zankovlando) rebruegas la martelbatoj, — ciganoj el la proksima tendaro konstruas pendigilojn. En la turmentĉambroj de tiu ĉi urbo skribas junaj knabinoj leteron “al ĉiuj proksimaj kaj malproksimaj fratoj”. Ili skribas, ke ilin matene atingos la morto, kaj ke ili forlasos la vivon „plene kuraĝa kaj kredante al la venko de la laborista afero”. Kaj ili petas la plue vivantojn nur pri jeno: “Ne timu la morton, ĉar la vivo katenita en ĉenoj estas ne pli terura ol la morto” . . . tolerebla.

El la lando de la ŝlaĥzizoj (Polio)

. . . En la Sejm (parlamento) interpelacio pri la sekvanta prunto. Doszinski parolas longe kaj verve pri konfido kaj pri la principo de “finiĝinta” demokratio. Sed ekstere sur la strato polictrupoj entreprenas atakon per venengaso kontraŭ domo, en kiu redutis sin junaj proletaj batalantoj . . .

La saman tagon agentoj de la „Devenzivo” rapidegis en la ĉelon de la 17 jara Beĥer:

— Nomu al ni la komitatanojn . . . aŭ ni dishakas vin en pecetoj!

Beĥer rifuzas ion diri; li ne estas perfidulo . . . La sekvantan tagon la maljuna patrino fikse rigardas la vizaĝon kvazaŭ morte rigidiĝintan de la filo. Ŝi levas la kapon, genuas antaŭ la policistoj:

Montru al mi mian filon. Tiu li ne estas . . .

* * *

Denove Bulgario

. . . Ĉe la arbara bordo staras gardposteno. Krum Deltschen, membro de la komjunularo, paŝas tra la nokto, haltas antaŭ la posteno.

Starigas sin antaŭ li kaj montras al li sian sangan, al masko rigide tiritan vizaĝon. Trans la masko fluetas el la dekstra okultruo muka fluaĵo. Elfluis la interno de lia okulo.

La juna viro staris silente antaŭ la posteno. Lia dekstra okulo observas la brilantan stelpluvon de la nokto. Li staras kaj silentas. Poste li ekparolas, apenaŭ aŭdebla, lia mano dume palpas tra la aero kvazaŭ intencante kapti nevideblajon kaj netrapenetrajon.

De la longdaŭra turmentado freneziĝinta, li flustras rapidege al la gardposteno:

— Nenian inkon. Nenion. Tute nenion.

Post kiam li diris tion, li volis foriri. Sed trifoje trafita de plumbo el la policpafilo, li rulas kvazaŭ ŝtono en la kavon.

La netransvidebla tombejo de Bulgario riĉiĝis je unu tombo.

— paĝo 7 —

SENNACIULO

Estis finlegita la raporto pri “Laborista Esperantismo” kaj aliaj. Ĉeestis 150 p. Por kurso enskribiĝis proksimume 30 p., precipe la gekomsomolanoj. La kursanoj estas dividitaj je du grupoj. — En la ejo de la teatro estis elpendigitaj novaj afiŝoj pri esperanto kaj malfermita ĉiama esp. ekspozicio, akompanata de klarigaj tekstoj en la rusa lingvo. Intereso por Esp. kreskas. — La 20. 10. okazis reelektoj de regiona komitato de profunuiĝo “Sovetlaboranto”. La nove elektitan komitaton eniris 5 k-doj, el kiuj 4 estas anoj de Sovetlanda Esp. Unuiĝo.

Ivanovo-Voznesensk. Gubernia fako de SEU, en kiu partoprenas ankaŭ 5 SAT-anoj, fondiĝinta la 15. julio, disvolvis larĝan propagandon de la lingvo kaj ĝia signifo por la proletaro. Tiucele estis aranĝitaj 6 lekcioj kaj raportoj, inter ili unu — perradia; de 1. ĝis 15. oktobro estis proklamita esp. semajno, kiam en loka gazeto preskaŭ ĉiutage aperadis jen artikoloj, jen anoncoj. Entute dum tri monatoj aperis 12 artik., 10 anonc. kaj 6 devizoj. Fondiĝis 5 kursoj en diversaj regionoj. Esperanto fariĝas populara.

Transbajkalio. Tre malproksime de ia ajn kultura loko, ne malproksime de tutmondfama lago Bajkalo staras malgranda urbeto kun la nomo Petrovskij-Zavod. Loĝantaro en ĝi estas ne pli ol ok mil. Ĝenerale, nia urbeto estas same kiel simpla vilaĝo. Klimato ĉe ni estas malvarma, ĉar ni havas vintron preskaŭ dum kvin monatoj, nome: novembro, decembro, januaro, februaro kaj marto. Printempo daŭras ĉe ni plej parte dum du monatoj: aprilo kaj majo. Aŭtuno estas ankaŭ du monatojn: septembro kaj oktobro, kaj somero havas nur tri monatojn, nome: junio, julio kaj aŭgusto.

Sed, se ni ne havas pli bonan klimaton, ĉe ni estas pli bela naturo, kaj preskaŭ ĉiuj ĉirkaŭantaj nin montoj havas riĉaĵojn.

Unue nin ĉirkaŭas montaro, kaj due arbaro. Oni povas ĉiutage vidi belecojn de nia rigora klimato.

Malgraŭ tio, ke ni havas pli malvarmon ol ion alian, loĝantoj nun vivas pli bone, ol ie ajn, kaj speciale post oktobra revolucio, ĉar ĉe ili nun nenio mankas. Salajro sufiĉas. Vivkondiĉoj estas ankaŭ plibonigitaj.

En tiu malgranda urbeto somere de l’ kurantjaro alveturis el urbo Ĉito, por praktikaj laboroj ĉe minejo, kiu estas de urbo ne malproksima, studento kun nomo k-do Trofimov (Esperantisto-SAT-ano 3404). Unue li trovis ĉe ni malnovan Esperantiston k-don Tomilov, ekkonatiĝis kun li, kaj kiel nova loĝanto, certe, laŭ invito de k-do Tomilov, enlokiĝis en lia ĉambraro.

Post unumonata, komuna laboro pri organizo rondeton esperantistan kaj kursojn, ankoraŭ kune kun kelkaj k-doj, laboro estis komencita.

Estis kunvokita organizkunveno. Ĉeestis 12 k-doj. Estas elektita Bjuro de rondeto, kaj gvidanto de kursoj. Gvidanto de kursoj estas k-do Tomilov. La 7. sept. kursoj estis malfermitaj. Sekve nur dank’ al k-do Trofimov ĉe ni renoviĝis Esperanto. Dume, jam estis 8 lecionoj. Aliĝis al rondeto 27 k-doj. Inter ili ankaŭ estas unu dekunujara knabo, kaj kvar fraŭlinoj. Aliĝis al SEU (Soveta Esperantista Unuiĝo) — 16 gek-doj. SAT-aniĝis 2 k-doj. (Kial ne ankaŭ 16 al SAT? Red.)

Grave, estas tia okazo, ke en nombro de geaŭskultantoj estas “Komsomolanoj”.

Post tiu tempo mallonga, oni povas rimarki, ke ankoraŭ ekinteresiĝis por lingvo internacia Esperanto tre multaj gek-doj. Rondeto estas nomita “Komenco”.

Niaj plej kapablaj k-doj jam povas komenci korespondadon kun samaj gelernantoj el aliaj landoj.

Por entuziasmigi ilin, pligrandigi intereson, rilate al nia kara lingvo, ankaŭ por praktikado, skribu alilandaj gek-doj al niaj sovetaj k-doj Transbajkalianoj, ĉar per tio, ni ĉiuj nur povas doni utilon.

Tver. 28. 10. estas malfermitaj la ŝtataj kursoj de Esperanto en urbo Tver, Sovet-Unio. Oficiala ŝtata instruado de E. vekis grandan intereson ĉe ne nur Tvera laboristaro sed ankaŭ ĉe loĝantaro de aliaj sovetaj urboj, laŭ la ricevataj de kursoj informoj. Tveraj ŝtataj kursoj, nova granda venko de Esp. en Sovet-Unio, nova paŝo de Soveta Registaro renkonten al esperanta movado. — Kursoj estas organizitaj samrajte al profesiaj teknikumoj kaj aliaj ŝtataj specialaj lernejoj kaj havas ĉeftaskon prepari instruistojn de Esp. por sovetaj duagradaj lernejoj en Tver, por sekvonta lernjaro. Kursoj akceptis ĉirkaŭ 50 lernantojn (pagantajn kaj senpagajn, senditajn de profunuiĝoj) por elementa kaj supera grupo. Ĉe kursoj estas instruataj: Teorio kaj praktiko de E., historio de Esp., metodoj de E-propagando, sociaj sciencoj, politika ekonomio, soveta strukturo ktp. Kurso de ĉiu grupo daŭros 6 monatojn.

Kaj el Rumanio

Ĉifonita, duone malsata, kelkaj rumanaj kamparanoj, post sensukcesaj provoj trovi laboron en la urbo, revenas al la vilaĝo.

Kun falsita pasporto, vestita kiel vagisto, kun paketo sur la ŝultro, migras kun ili Bojanŝu, membro de la komjunularo. La sama Bojanŝu, kun la agentoj de la “Siguranca” jam serĉas la trian monaton.

En trinkejoj, gastejoj kaj en stacidomoj oni ne enlasas la nelibervolajn vagantojn, ili transnoktiĝas sur kampo.

Dumnokte apud la kuŝeja fajro atendante la avaran vespermanĝajon, aŭskultas la konsumiĝintaj malsataj kamparanoj, kies piedoj estas ŝvelintaj de longa migrado, la parolojn de Bojanŝu.

Sed la laboro de Bojanŝu, lia plej grava laboro, ne estas ĉi tie, — li serĉas la vilaĝan junularon.

Hodiaŭ li venas en la malriĉan vilaĝeton Skareŝti kaj almozpetas, por superruzi siajn atentemajn malamikojn. Dekduon da knaboj li jam trovis, ĉiuj junuloj, al kiuj li plene povis fidi.

Bojanŝu havas tre bonegan vidon, kiu neniam mistrafas. Mallaŭte li flustras al ili: “Hodiaŭ ĉe sunmalleviĝo, en la kavo, apud “la fonto de la martiro” . . .

. . . Ŝajnas, ke la vento kaj la steloj de tiu ĉi nokto havis delikatan aŭdon kaj longan langon. Hodiaŭ tagmeze venis fremdaj armitaj personoj en la vilaĝon, ĉie esploris, iris de domo al domo.

“Ni ricevis la certan sciigon, ke Bojanŝu antaŭhieraŭ estis ĉe vi. Eksteren kun li.”

Ili iras kaj esploras, demandas la virinojn, minacas per mortpafado . . .

. . . Malfrunokte kolektiĝis grupo ĉe la tombejo.

. . . Se Bojanŝu iras al Budapeŝto, — li estas perdita. Ili kaptos lin. Devojiĝas li dekstren, — tiam li estas libera. Ni devas informi lin. Kie li nun povas esti? Ĉirkaŭ 30 kilometroj de ĉi tie, pli li certe ne estas. Se oni volas postiri lin, tiam nur estas eble per ĉevalo. Sed se oni rajdas, — tiam oni ne povas eviti la policistojn. Ili tuj demandos: De kie kaj kien, al kiu apartenas la ĉevalo kaj kial oni tiel rapidas dum la rikolta tempo . . . Tiam ĉevalo kaj rajdanto pereos.

“Tio povas esti”, diris Poplavski. “Sed ni estas revoluciuloj kaj ne gvidantoj! Bojanŝu iras en la morton. Oni devas savi lin!” “Oni devas savi lin!” diris ĉiuj.

“Kiu?” demandis Poplavski.

“Ni lotu” diris unu.

“Kial loti! Ĉiu, kiun vi nomas, devas rajdi” diris aliaj.

“Ne, restas ĉe lotado” decidis Poplavski. Estis dek folioj, kiujn li ŝiris de la proksima acero. Poste li deflankiĝis, fermis la okulojn, faris signon per ungo sur unu folio, metis ĉiujn foliojn en la ĉapon kaj diris:

“Laŭvice.”

La folion kun la signo havis la 12 jara Antoĉ en la manoj. Kiam la knabo ekkonis tion, li diris:

“Do mi estas tiu. Sed la ĉevalo?”

“Mi donas la ĉevalon” diris forte Timoŝenko, li ja estis memstara kamparano.

Kaj Antoĉ, la 12 jarulo, svingis sin sur la ĉevalon. Li informis Bojanŝu, sed reen en la vilaĝon li ne venis. Reen rajdante pafis lin ĝendarmo embuske de sur la ĉevalo.

Oni kantis en la vilaĝo pri li:

„Lia sango ekflamos! Kamarado kun sunaj radioj en kaj . . .!”

Esperantigis 715.

— paĝo 8 —

SENNACIULO

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Al niaj legantoj kaj kunlaborantoj!

La alvoko de EK. al la tuta SAT-anaro estis lokita sur la unua paĝo en la n-ro 4 de “Senn.”. Ĝi certe estas legita kaj atingis sian celon, kion ni jam povas konstati. — Poste la Red.-Kom. aperigis alian en n-ro 5 sur dua paĝo, kiu verŝajne ne trovis saman atenton. Per ĝi ni intencas surpreni la reciprokan interkomprenigadon, kontakton kun niaj legantoj kaj kunlaborantoj.

Ili kritiku kun objektivaj rigardoj nian gazeton, priparolu siajn opiniojn en la esp-grupoj kaj sendu poste la rezulton en formo de kolektiva respondo al la redakcio. Ankaŭ izoluloj kompreneble respondu.

Jenajn respondojn ni presigos en “Senn.”, ili estos samtempe direktivoj por niaj kunlaborantoj. Al ĉi lastaj ni jam hodiaŭ diru, ke ili nepre ŝparu la vanan laboron, verki tro grandajn artikolojn. Tiuj ne estas legataj de la abonantoj, almenaŭ de tre malmultaj. Oni konsideru, ke nia gazeto aperas ĉiusemajne, ke oni povas prezenti en ĉiu n-ro malgrandan art. pri ia afero. Tiun la abonantoj legas prefere kaj certe. Sed art. ampleksantaj ĉiujn 8 paĝojn, (ni ricevis tiajn tre ofte) ili timas.

La gazeto devas esti tre varia kaj enhavi multajn aferojn, por ke ĝi estu interesa.

Do, estu indulgemaj kaj permesu paroli al ĉiu, lasante al li lokon en nia organo, ke estonte tiu informo “ne povas aperi pro manko de loko” estu evitebla.

Sendu multajn art., informojn, raportojn ktp. sed klopodu, ke ĉio estu kiel eble plej konciza. Red.-Kom.

Kotizoj por 1926

Kamaradoj, estas rekomendinde, ke vi jam nun renovigu la membrokotizon por 1926 por ke la laboro dum jan. kaj febr. ne tro amasiĝu. Ankaŭ por la kompilo de la jarlibro estas pli bone, se la k-doj sufiĉe frue renovigis la kotizojn. La kotizmarkojn ni sendos kune kun la gazeto. Lasttempe ni dissendis nian novan prospekton, kiu estas bona propagandilo, kaj ni esperu, ke la membraro en la nova jarlibro duobliĝos. Ankaŭ la lastaj sukcesoj de esp. certe helpos por pli densigi niajn vicojn. Do, kuraĝe al la laboro!

Municio por SAT kaj ĝiaj organoj

Aŭstrio: Knourek-Wien, 1.— ŝil.; Ŝpoljariĉ-Wien, 1.— ŝil.; Wakonigg-Köflach, 1 ŝil.; Hejda-Wien, 2.— ŝil. Britio: Dierks-Glasgow, 22 penc. Ĉekoslovakio: Jakoube-V. Hamry, 1.— mk. g.; 1934, 20.— kr. ĉ. Francio: Memore je Währing, 40.— fr. fr.; 4161, 10.— fr. fr. Germanio: Bitzer-München, 3.— mk.; Dobeck-Falkenstein, 0.50 mk.; Thamm-Landeshut, 1.15 mk.; Haussner-Kehlheim, 0,50 mk.; Grünberg-Leipzig, 0.50 mk.; Szczepanski-Dresden, 1.10 mk.; Riese-Leipzig, 15.50 mk.; SAT-grupo Köln, 4.— mk. Italio: Ratto, S., 5.— lir. it.; Carena, C., 5.— lir. it.; 1631, 3.— lir. it.; Gatti, A., 7.— lir. it.; Setti, 3.— lir. it.; Turini, I., 2.— lir. it.; Gatti, B., 5.— lir. it.; Aguzzi, 5.— lir. it.; Cesari, E., 5.— lir. it.; Sampellegrin, G., 2.— lir. it. Norvegio: Muribo-Oslo, 1.50 kr. Sovetio: Ĝojvivulo-Nadejdinsk, 2.55 r.

Alvoko!

Ĉu ne ekzistas SAT-aninoj? Neniu el ili ĝis nun (4. 11. 25) respondis al mia peto (“S-ulo” n-o 4 p. 6). Tre helpas eĉ simpla fratinsaluto.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio

— K-do L. Tabaka, Enzesfeld, No. 82, dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK., PI., certe resp.

Ĉekoslovakio

— K-do Viktor Potysz, Karvinná, No. 884, (Silezio), dez. koresp. k. ĉ. l. PK., PI., L., PM., certe resp.

— K-do Václav Sůh, Neumer, 19, p. Holyšov ap. Plzen, dez. koresp. k. ĉ. l., L., PI., PK.

Germanio

Adresŝanĝo: K-do Johann Wutte (4671), Gross-Oelsa, Bez. Dresden (antaŭe en Admont-Aŭstrio).

— K-do Fritz Götze, Jägerstr. 6, II. Altenburg i. Th. dez. koresp. pri vivkondiĉoj, L., PK., PI., k. ĉ. l.

— K-do Walter Dinter, Ludwigstr. 10, Leipzig-Neustadt, dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK., PI.

— “Kursanoj de esperanto” dez. koresp. kun aliaj gelernantoj el ĉ. l., certe resp. Adresu ĉion al: K-do H. Dey, Weuenstr. 17, Essen-West.

— K-dino Hanjo Teichmann, Gabelsbergerstr. 3, II. r., Leipzig-Reudnitz, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l.

— “Membroj de Prol. Esp. Grupo” dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Respondo garantiata. Bonvolu skribi al: K-do Rudolf Szczepanski, Alaunstr. 32, III. Dresden-N. 6.

Adresŝanĝo: K-do O. Jeserick, Siedelung Fuchsberge, Jüterbog (stratŝanĝ).

— K-do Max Somerer, Reuthstr. 3, Selb i. Bay., dez. koresp. k. ĉ. l., PI., PM.

— K-do Reinhold Ullrich, Papstkolonie 8, Selb i. Bay. dez. ĉiulandan korespondadon.

— K-do Alfred Krause, Artilleriestr. 4, Magdeburg, serĉas seriozajn korespondantojn el ĉ. landoj, L., PK., PI., nepre resp.

Nederlando

— “Sekcio de la Nederlanda Federacio de Lab. Esperantistoj” aranĝas letervesperon, ĉion kio koncernas lab. movadon aŭ a. temojn sendu ĝis 1. febr. 1926 al: C. de Klerk, Mackajstraat 32, Hago.

Sovet-Unio

— Laborista Esp. Grupo ĉe klubo “Ruĝa Metalisto” dez. koresp. kun samaj grupoj. Adr.: Klubo “Krasnij Metalisto” esp. Krujok, Korobelnaja, Sepastopol.

— Grupo de esp.-fervojistoj ĉe Leningrad-Moskva fervojo dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l., ĉiam resp. Adr.: Birjakov, Nevskij prosp. 153, kv. 19, Leningrad.

Adresŝanĝo: K-do Bojev Sergio, Vetotdel Narkomzema, Poltorak (antaŭe en Orenburg).

— K-dino Zemskova Valentina, ĵurnalistino, Novonikolajevsk, (Siberio), str. Kommunistiĉeskaja, 82, dez. koresp. kun k-doj el ĉ. l.

≡ RADIO ≡

Okaze de la ekspozicio por Radio aranĝita de la germana Lab. Radio-Klubo la 14.—22. nov. k. j. en Leipzig, vickomisaro por poŝto kaj telegrafo Lubovi, Moskvo parolos esperante la 21. nov. je l’ 20. h. 5 min. laŭ MET (mezeŭropa tempo). Ondlongo 1450.

[REKLAMO p.8 | 65,74,93,93] Profesia Unuiĝo de ledistoj en Leningrad — Proponas al alilandaj laboristoj interligiĝi kun ni per korespondado pri sociaj, kulturklerigaj kaj aliaj demandoj. Adreso: Leningrad, Dvorec Truda, Sojuz Koĵevnikov Adaŝevu

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 61, 26-a de novembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 9 (61) — APERAS SAT SEMAJNE — 26. Novembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO — SENNACIULO

[BILDO p.1 | 7,3,92,29] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj «S.A.T.» supre, la surskribo «APERAS SEMAJNE» ambaŭflanke, kaj la granda ornama titolo «SENNACIULO» sub la arka devizo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro».

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Proletaj Pioniroj †

Popolkomisaro Frunse

Naskiĝis en la jaro 1885 en Piŝpek (Turkestano) kiel filo de kamparana familio. En la jaro 1901, kiam li vizitis teknikan altlernejon en Petersburgo, li aliĝis al la bolŝevika frakcio de l’ socialdemokratio kaj estis elpelita el P. — 1905 li partoprenis la decembran ribelon en Moskvo, kaj 1906 la rusa socialdemokratio delegis lin al Stockholm-a partitago. Poste li laboris en teksfabrikejo en Ivanovo-Voznesensk, tie oni arestis lin kaj kondamnis lin dufoje al morto pro organizo de soc.-dem. unuiĝo kaj pro rezisto kontraŭ la polico. La puno estis ŝanĝata en 10-jaran malliberigon. En la jaro 1915 li sukcesis forkuri. Li laboris poste en la cara armeo por fondi revoluciajn organizaĵojn.

Post la februara revolucio li partoprenis kiel gvidanto de la sovetoj en Blankrusio la batalon kontraŭ Kornilov. Post la oktobra revolucio oni elektis lin kiel prezidanton de la gubernia ekzekutivo en Ivanovo-Voznesensk. Li komandis ĉe la sud-orienta fronto 4 armeojn, kiuj rebatis la Kolĉak-armeon, plue li estis komandanto ĉe la turkestana fronto kaj kiel komandanto de la sudfronto kontraŭ Vrangel li estis direktanto de gravaj militagoj. De la jaro 1920—1924 li estris la militpotencon en Ukrainio kaj Krimeo. — 1924 li estis nomata anstataŭanto de Trotzki kaj en januaro 1925 kiel popolkomisaro por militaferoj.

La mortkaŭzoj estis korparalizo, kiu estiĝis post operacio de stomako kaj intesto. Oni entreprenis la operacion por forigi simptomojn, kiuj jam montriĝis antaŭ 10 jaroj en malliberejo post farita, malprosperita operacio de apendico. Malgraŭ la kora malforto, kiu evidentiĝis dum la operacio, la kuracistoj esperis, ke Frunse resaniĝos, tamen baldaŭ estiĝis grava malboniĝo en la stato de la paciento. Do, li mortis en la nokto de 31. okt.

Per la morto de Frunse la sovetia registaro perdis unu el siaj plej bonaj organizantoj kaj gvidantoj. Granda funebro regas ankaŭ inter la popolo. Multaj kondolenc-manifestacioj kaj deputacioj alvenis en Moskvo por lastfoje honori la mortinton. Tuj kiam publikiĝis la sciigo pri la morto de Frunse, domoj kovriĝas per ruĝaj duonmaste hisitaj flagoj. Ĉiuj teatroj kaj amuzejoj en ĉiuj sovetiaj respublikoj estis fermataj.

Hermann Greulich

Paĉjo Greulich, nia “maljunulo”, la antaŭbatalanto de la socialismo en Svisio, la vekanto de la laborista klaso de nia lando, ne estas plu. 84-jara li nin forlasis la 8. nov. Li estis unu el la rondo tre frue ariĝinta ĉirkaŭ Marx kaj Engels, kune kun W. Liebknecht, Bebel, Keir Hardie, V. Adler kaj multaj aliaj, kiuj jam de longe estas ŝiritaj for de tiuj, por kiuj ili luktadis.

Hermann Greulich naskiĝis la 9. aprilo 1842 en Breslau. Kiel infano de malriĉaj gepatroj li jam frue eksentis la maldolĉaĵojn de laborista vivo. Vizitinte la popollernejon li fariĝis bindisto. 1865 j. li vojaĝis Svision. Tiam la 23-jara junulo ne pensis pri la rolo, kiun ludi li estis vokita. Baldaŭ li rekonis la gravecon de la sindikataj organizaĵoj kaj fariĝis ties pioniro. 1869 j. li fondis la unuan laboristan gazeton en Svisio, la “Tagwacht” en Zürich, kies redaktisto li estis ĝis 1880 j. Post fondo de la svisa laborista sekretariejo li fariĝis ties estro kaj restis tia ĝis lia vivfino. Senlace li laboris kaj estis unu el la plej eminentaj propagandistoj por la laŭleĝa protekto de la laboristaro. Sed tiu perleĝa laboro ne malhelpis lin ekkoni la ĉiaman verecon de la kom. manifesto: “La liberiĝo de la lab. klaso povas esti nur la produkto de la lab. klaso mem.”

Lia agitado por la sindikataj organizaĵoj estis senlaca kaj kvankam politikisto ni devas konsideri lin kiel patron de la sindikalismo en Svisio. Membro de urba kaj kantona konsilantaro li estis jam de 1890. Li estis elektita en 1902 j. kiel deputato al la “nacia Konsilantaro” (parlamento). Escepte interrompon de 1905—08 li restis parlamentano ĝis sia morto. Ankoraŭ antaŭ 2 semajnoj la Zürich-a popolo reelektis lin deputaton per la plej granda voĉnombro. — Vivo, riĉa je laboro kaj penado, sed ankaŭ riĉa je sukcesoj, estas estingita. Paĉjo Greulich havis ankoraŭ la plezuron vidi la kreskadon de planto, kies semon li metis en la teron. La svisa sindikata federacio nombras pli ol 150 000 membrojn kaj la soc. parlamentfrakcio nombras 49 el la 198 entute, kiuj sin apogas sur 210 000 voĉdonantoj. — Antaŭ via tombo kliniĝas ne nur la tuta svisa proletaro, sed ankaŭ tutmonda. Via vivo plena de sindonemo estu ekzemplo por ni!

K. D. 3477.

Honoron al ilia memoro!

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando!

VI.

La vojaĝo al Kaŭkazio

En delegacia kunveno ni ĉiuj interkonsentis, dividi la delegacion en tri partoj, por ke ni havu pli grandan eblecon vidi la veran staton de la lando. Triono de ni elektis la Uralon kiel studkampon, alia parto intencis veturi en Ukrajnion kaj Krimeon, la lasta triono, en kiu mi partoprenis vojaĝis en la regionojn inter la nigra kaj kaspia maroj. Tie estas la lando Georgio, la objekto de plej akra disputo inter la laboristaj partioj en la tuta mondo. Tiu-ĉi lando ankaŭ estis la ĉefa kaŭzo, kial multaj socialdemokratoj partoprenis la vojaĝon.

Estis la 25a de julio. La haloj de la stacidomo estis plenigitaj de gelaboristoj, kiuj venis doni al ni siajn dezirojn por nia plua vojaĝo. Ĉirkaŭ la dua la vagonaro forlasis la stacion, malrapide ĝi ŝoviĝis sur la relaro antaŭen en la longajn antaŭurbojn de la rusa metropolo, ĝis fine ankaŭ la lastaj domoj malaperis, kaj ĝi rapidis tra senfinaj ebenaĵoj. Vastaj kampoj, plantitaj per la plej diversaj kampofruktoj esperigas bonan rikolton post la longaj, teruraj jaroj de malsato. Tie ĉi kaj tie miksiĝis en la paca pejzaĝo la malriĉaj vilaĝoj de la rusaj kamparanoj. La per pajlo kovritaj domaĉoj rakontas pri la mizerego, kiu akompanis ilin tra la fluo de jarcentoj. Tamen ofte superstaris ilin domoj kun tegelaj tegmentoj, kvazaŭ simbolo de nova epoko.

Plue rapidegas nia vagonaro, senlace al la malproksima celo. Dekstre kaj maldekstre de la vagonaro sur la relejo mi observis bonan staton de veturvojo. La rusaj fervojaj kamaradoj povas akcepti mian komplimenton, kiun mi povas doni kiel fakulo. En la pli grandaj urboj kie ni haltis, montris la alkurinta proletaro ĝian ĝojon pro nia veno. Sed nur kelkajn minutojn daŭris la reciprokaj salutoj, tuj ni ree veturis kaj malfrue en la nokto ni atingis post 32 hora veturado Rostov apud Don.

En Rostov

Kvankam la horloĝa montrilo anoncis la dekunuan horon, estis ankoraŭ tre varme. Interne de la stacidomo kaj ekstere sur la placo staris en densaj amasoj la Rostovaj proletoj atendante nian alvenon. Post mallonga entuziasma mitingo, ni kune kun la lokaj sindikataj reprezentantoj fiksis nian laborplanon por la venonta tago. Laŭ tio ni vizitis kelkajn fabrikojn, inter ili la ĉefmetiejo kaj cigared-produktejo. Krom tio, ke ni povas konstati ankaŭ ĉi-tion, kion ni jam iufoje en Leningrad kaj Moskvo trovis, nome okhoran labortagon, ruĝan direktoron, uzinkonsilantaron, murgazeton ktp., ni vidis, ke la produktaĵo kreskas de monato al monato. La salajro de la laboristoj estis kiel ĉie same alta por ambaŭ seksoj: Viroj kaj virinoj gajnas je la sama okupado la saman monsumon, kion oni en Germanio ne povas trovi. En la cigared-fabriko ankaŭ troviĝis malsanulejo por pulmomalsanaj gelaboristoj, kie ili estas, ĝis kiam estas eble transporti la malsanulojn al montaraj kuraclokoj en Kaŭkazo kaj Krimeo. Aliaj sociaj institucioj kiel manĝsalono, klubdomo, bibliotekoj perfektigis la bonan impreson de la inspektitaj uzinoj.

La studado de la fabrikoj kostis al ni multegon da ŝvito, ĉar en Rostov la varmego preskaŭ ne estis tolerebla. Des pli ni interkonsentis veturi la venontan tagon al la urbeto Taganrog, kiu estas lokita apud la bordo de la Asova maro. Tie ni intencis iri en la fabrikojn al niaj laborantaj k-doj kaj ekzameni la situacion de ili en ĉiu rilato.

Ĉirkaŭ la sepa matene ni enŝipiĝis, la suno jam ree memorigis al ni, ke ni ne estis plu en Germanio. La vigla vivo en la stratoj de Rostov montris, ke ankaŭ la enloĝantaro preferas laŭ ebleco fari la laboron dum la matenaj kaj vesperaj horoj, kiam la varmego ne estas tiel premiga kiel tagmeze. En la hela sunlumo ni vidis la signojn el la revoluciaj bataloj, kaj ilia multnombreco manifestis, ke la bataloj inter la blankuloj kaj ruĝuloj devis esti estintaj tre akraj. Sed ĉiuloke diligentaj manoj riparas kaj plibonigas la aspekton, baldaŭ malaperos la lastaj restaĵoj de la sanga tempo. Sur la rivero Don viciĝas grandaj kaj etaj boatoj de la fiŝkaptistoj en senfina nombro, rakontante, ke unu el la ĉef-profesio de la enloĝantaro estas la fiŝkaptado. Jen kaj jen superstaras ilin vaporŝipoj el fremdaj landoj.

Post kvarhora veturado eliĝis el la maro la turoj de preĝejoj de Taganrog, kaj baldaŭ kun pli aŭ malpli spritaj rimarkoj flanke de la delegitoj la ŝipo albordiĝis en la haveno. Laborista muzikistaro salutis nin per la sonoj de la “Internacionalo”. Pluvis. Ŝajnis al mi, ke ĉi-tie la soveta registaro ne havas tiom da influo, ĉar ĝi ne povis malhelpi la malagrablan veteron, ŝajnis, ke la brako de la “Ĉeka” ne povas atingi Petron en la ĉielo. Malgraŭ tio ni rapide alvenis en la diversaj uzinoj. Kion ni vidis kaj kien ni pluvojaĝis mi raportos venontan fojon. Por hodiaŭ: Ĝis revido!

(Daŭrigota)

Willi Bennewitz 2378

Senlaboreco

Nuntempe senlaboreco estas la ĉiama akompananto de milionoj da laboristoj. Ĝia ombro etendiĝas al ĉiuj landoj, al kiuj la kulturo, la kapitalismo kaj kun tio la tekniko enpenetris. Oni ne povas paroli pri krizo, sed oni certe povas diri, ke la senlaboreco ankoraŭ pli fortiĝos. Pri la kaŭzo de ĉi tiu mizera afero, la opinioj estas tre diversaj. En Germanio la gazetoj skribas: Ni devas pagi tro multe da militŝuldoj kaj pro tio mankas la kredito por la industrio! Kaj niaj laboristoj ne sufiĉe longe kaj intense laboras. En Francio, Anglio kaj en la aliaj venklandoj oni diras: La Germanoj superŝutas nin per malkaraj produktaĵoj kaj la germanaj laboristoj tro malkare kaj dek ĝis dekdu horojn laboras potage. Sed tio ĉio ne estas la vera kaŭzo. La vera kaŭzo estas la teknika progreso, kiu kaŭzas, ke la homaro pli produktas ol ĝi sub kapitalisma sistemo povas konsumi. Ĉar mil milionoj de la tera loĝantaro ne tion ricevas, kion ili povas pretendi. Do la tekniko plu progresos, kaj ĝi ankoraŭ malfermas grandajn perspektivojn, kiuj faras multajn laboristojn superfluaj, nur ankoraŭ bonaj kiel strikrompantoj. Ekzemple en nia urbo Solingen, kiu ja estas famkonata pro la ŝtalaĵproduktado (tranĉiloj ktp.) ekzistas ĉiam kelkcent senlaboruloj. Nun la grandaj ŝtalaĵfabrikoj konstruas novajn laborejojn, sed ne por la senlaboruloj, sed por la hejmlaboristoj, kiuj jam de kelkcent jaroj hejme laboras, multaj ankoraŭ nun per tre primitivaj rimedoj kaj iloj. Volonte aŭ ne volonte ili nun devas labori en la tielnomataj kaĝoj laŭ modernaj metodoj. El tio rezultiĝas denove superfluaj laborfortoj, kiuj, se ili ne estas klaskonsciaj, danĝere minacas la laborantajn proletojn. Ni ankaŭ ne povas kaj ne volas haltigi la progreson. Nuntempe la laboristaro ne plu estas tiel malsaĝa, kiel niaj prapatroj, kiuj 1848 ĉi tie detruis la unuajn tondilfandejojn ĝisteren (antaŭe ili forĝis la tondilojn), ĉar ili timis ne plu ricevi laboron. Ni klaskonsciaj laboristoj salutas la teknikan progreson kaj nia tasko estas eduki la proletaron al internacia kaj sennacieca pensmaniero, por ke ĝi ekkonu la valoron de la progreso, se ĝi estas servema al la subprematoj de la tuta mondo. Do, en tiu senco ni laboru. La tekniko kunlaboras kaj rapidigas nian aferon.

F. Palm. 3992

Burĝa juĝistaro de Polio

Kamaradoj! Vi certe rememoras la artikolon en “Sennaciulo” pri la fi-agado de pola policista provokisto Trojanovski, kiu laŭ sekreta ordono de la Varsovia t. n. “Defensivo” (antaŭe la carista “Ochrana”) enŝteliĝis en la redakcion de la kampanar-laborista gazeto “Valka Ludu” (“Batalo de l’ Popolo”), por spioni la radikalan popol-movadon kaj ties gvidantojn. Kiel respondeca redaktoro de ĉi-organo li aperigis ŝajne tre revoluciajn artikolojn, ke eĉ ni ĉiuj-simpluloj miris, ke en niaj malliberaj cirkonstancoj oni permesas tiel revolucie skribi. Sed devis baldaŭ klariĝi la enigmo: La tagon antaŭ la 1. majo k. j. eksplodis bombo en la redakcio de “V. L.”. La alveninta simpla stratgardista policistaro trovas vunditan “redaktoron” Trojanovski en la redaktejo kaj per ilia “nelerta” agado la sekreto malkovriĝis baldaŭ antaŭ la civila publiko — ke jen, s-ro Tr. ne estas redaktoro, sed agento de politika policistaro, kiu je ĝia ordono preparis bombon por provoki la tutan radikalan movadon de “V. L.” kiel “bolŝevikan atenco-movadon”. La vero alvenis al la publiko. Trojanovski komence konfesis sian fi-rolon; poste intervenciis la sinjoroj de la “Ochrana”,

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

liaj ĉefoj — kaj — li neis ĉion. Vidante, ke tamen la pozicio por la policistaro estas perdita, ke neniu plu je lia purintenco kredas kaj ke sekve la “Ochrana” aparato estas entute kompromitita — nia juĝistaro venas helpeme al la kompromitita policistaro: Oni starigas veran (aŭdu!) proceson kontraŭ Trojanovski kiel respondeca redaktoro pro liaj artikoloj revoluciaj kaj jen — kia estas la historio de ĉi-proceso, okazinta sabate, la 24. oktobro 1925 en la distrikt-juĝejo de Varsovio. Ni tradukas nur la tekston de burĝa strat-gazetaro:

“Trojanovski konfesis hieraŭ publike en la juĝejo, ke li estis dungito de la politika policistaro kiel t. n. konfidento — provokisto. — Jam ĉe la komenco de proceso advokato Ŝumanski ekpostulis kiel atestantojn la superkomisaron policistan Leski kaj la esplorjuĝiston Luxemburg, kiuj devas konstati la veron kaj konfesi, ke la revoluciema “Valka Ludu” estis eldonata per la politika juĝistaro, je kies servoj troviĝis Trojanovski.”

Laŭ propono de prokuroro la juĝistoj ne akceptis la postulon de l’ advokato, pro kio la advokato Ŝumanski demonstracie forlasis la defend-tablon kaj deklaris: Ĉar oni malebligas al mi la malkovron de la fakta vero, mi rezignas je la defendo.

Post la juĝo-proceduro la juĝisto donis voĉon al la akuzito. Li deklaris:

“Mi devas kategorie*) deklari, ke mi estas konfidento de politika policistaro. Mi eldonadis la gazeton “Valka Ludu” je ordono de la polico. La superkomisaro L. scias tion tre bone. La plej bona pruvo de tio-ĉi estas, ke post konfisko de la 4. n-ro de “V. L.”. la superkomisaro L. intervenciis ĉe la registar-komisaro (prefekto) de Varsovio, por ke oni permesu al mi la pluan eldonadon de l’ gazeto. Mi ankaŭ ne volas kaŝi tion, ke mi preparis la bombon ankaŭ je ordono de polico. Per ĝia eksplodo mi perdis la okulon kaj la korpo-sanon. Kaj kion mi havas por tio? — Se mi dum la esploro neis la kunlaboradon kun la polico, ĝi estis pro tio, ĉar mi pensis, ke mia estraro scipovos defendi min kaj direkti la aferon tiamaniere, ke mi nenion risku.

Okazis la malo. Mi ne havas motivon por kaŝi la veron. Mi petas je liberigo ĉar mi agis laŭ ordono de polica estraro.” “La vortoj de juĝito impresis tre la publikon” — aldonas la burĝa gazetaĉo. Kaj la fino? — — —

“Post mallonga interkonsento la juĝistaro kondamnis Trojanovski je 1 jaro de akra malliberejo.” Pro kio? Pro la revoluciema artikolo? Pro la bombo-preparado? Ne! Pro la mallerteco lia, pro tio, ke li — fiaĉulo — ne volis ĝismorte fidele servi al la provokista estraro sia kaj, kiam doloregis al li la vundoj kaŭzitaj ĉe l’ eksplodo, li decidiĝis doni la veron!

Kaj nun pripensu, kamaradoj tutmondaj, la senhontecon de nia registaro, policistaro kaj juĝistaro entute! Oni ne hontas fari komedion kaj akuzi sian propran provokiston pro la agoj faritaj laŭ registara fia ordono.

Oni ĉe ni ne hontas nomi la landon demokrata republiko, havanta ŝajne sian tre progresivan konstitucion, kaj samtempe juĝi laŭ la carista despota pun-kodo kontraŭ-konstitucia ĉiujn progresemulojn. Oni ne hontas retenadi la plej abomenan institucion de la carista absoluta regado, la “Ochranon”, nun nomitan “Defensivo”. Kaj pagi milionojn el la poŝoj de loĝantaro por policist-spionoj! — Sed — ĉu vi pensas, ke la skandal-afero Trojanovski estas nur la sola? Samtempe okazis en Vilna la juĝo kontraŭ la policisto Muraŝko, kiu mortpafis la du revoluciulojn polajn — Wieĉonkieviĉ kaj Baginski, dum ili estis transportitaj en vagonaro ŝanĝvoje al Rusio. Kiu ĉe ni ne scias, ke Muraŝko ne agis memvole, sed laŭ sekreta ordono de registaraj sferoj! Tamen oni daŭras la hipokritecon, faras ŝajn-proceson kontraŭ Muraŝko, por povi deklari al la ekmovita Eŭropo: jen, kiaj ni estas justaj — kaj — oni kondamnas la kaŝ-mortigiston je 2 jaroj da malliberejo — tio signifas po 1 jaro pro 1 mortigito. —

Sed la memdefendintajn sin revoluciulojn Hübner, Kniezski kaj Rutkozski oni mortpafas, la junajn heroojn Botvin kaj Engel, kiuj mortigas similajn provokistojn kiel Trojanovski, (estinta Komunisto) — oni mortpafas — la oficiale ŝanĝotajn Wieĉonkieviĉ kaj Baginski oni pere la Muraŝkoj mortpafas! — — — Jen la justeco ĉe ni, jen la ŝtata leĝo-ordo!

Oni ne bezonas esti komunisto, oni bezonas nur esti simpla sincera konstituciulo, simpla laboranto, por senti profundan honton pro ĉio-ĉi. Tia estas mi — skribanto de ĉi-linioj, kaj ĉar ne ekzistas ĉe ni ia ajn vort-libero, ĉar oni ne permesas ne nur krii, sed eĉ plendi, mi do laŭtvoĉe vokas al vi, kamaradoj tutmondaj!: Levigu pri tiu fi-agado de nia senhonta burĝaro la tutan revolucian ĉu socialistan ĉu komunistan ĉu anarkistan kaj sindikalistan gazetaron vialandan, por ke almenaŭ tiavoje estu farata la honoro de nia lando, ke troviĝas unu almenaŭ, kiu protestas kontraŭ ĉiuj-ĉi senhontaĵoj.

Hontiĝanta Polo.

*) Decide.

Provizaĵtaĉmento de l’ Proletaro

La 7. kaj 8. novembro okazis en Halle (Mezgermanio) la 1. regna kongreso de I. L. H (Internac. Lab. Helpo). Antaŭ 4 jaroj ekzistis landkomitatoj, nur pli aŭ malpli interligitaj. Hodiaŭ la okazo de la 1. kongreso evidente montras, ke I. L. H. fariĝis potencfaktoro grava de la laboristaro, portata sur ties ŝultroj. Malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj la marŝo antaŭen de I. L. H. ne estis haltigebla. Multaj laboristorganizaĵoj kolektive aliĝis al ĝi. Post intencata kolektivaliĝo de la anglaj kaj ĉinaj sindikatoj, I. L. H. fariĝos la plej granda kaj plej forta internacia organizaĵo, havante pli ol 30 milionoj da gemembroj. Kaj konsideru ĝuste; ĉi tiu organizaĵo evoluis el la landkomitatoj kiuj 1921 estis fonditaj por helpi Rusion, kaj kiuj poste devis likvidiĝi. Ke tio ne okazis, pruvas, ke I. L. H. ne estas aranĝaĵo de iu partio, inverse pruvas, ke ĝi vere naskiĝis el la nepra neceseco kiel superpartia organizaĵo; ĉar montriĝis, ke la ekzistantaj politikaj kaj sindikataj unuiĝoj ne sufiĉas, helpe subteni laboristojn dum pli grandaj mizerperiodoj. Pripensu, postmilite okazis grandskalaj ekonomiaj bataloj, ke eĉ la plej granda laboristunuiĝo sola ne povis subvencii ilin. Rememoru, la strikojn de la ministoj en Ruhrteritorio kaj Silezio. Plu la naturkatastrofoj en Japanio kaj Rusio.

Nun la kongreso. Alveninte en Halle ne forgesebla bildo. Antaŭ la stacidomo multege da policanoj, inter ili 20 rajdantoj. Kaj kial? Laboristoj kaj ruĝaj frontbatalantoj amase estis aperintaj por akcepti la alvenintajn eksterlandajn k-dojn. Tiu fakto verŝajne furiozigis la cerbon de la prusa policestro en Halle. Pro lia zorgo la I. L. H. havis grandiozan kaj propagandigan enmarŝon.

Je pinto de la demonstracio 10 rajdantoj, post ili la ruĝaj frontbatalantoj, poste denove 10 rajdantoj, sekvis nun anoj de la junularo, kiuj estis akompanitaj de piedirantaj policistoj.

La kongreso estis malfermita sabaton vespere. Dum ĉi tiu vespero nur estis raportoj. La ĉefa tago estis la dimanĉo, kiu kreis pli firman fundamenton en organiza rilato.

Enirinte la salonon, en kiu okazis la kongreso, bedaŭrinda fakto elokvente trudis sin al oni, nome la lingva diverseco, des pli, ĉar ĝi jam povus esti forigita, jam mondlingvo helpa ja ekzistas. La saman senton oni spertis dum la publika kunveno, kiu okazis dimanĉon antaŭtagmeze inter la 11a kaj 1a horo.

Parolis svisa, belga, angla kaj aŭstra k-doj. La tuta bonega aranĝaĵo treege efikis sur la Halle-aj laboristoj.

Post la kunveno la kongreslaboroj estis daŭrigitaj, ĉefe oni diskutis la estontan statuton. Fino de la kongreso dimanĉon vespere je la 7a.

Ĝia ekstrakto: Labori, laboregi por kiel eble plej ankriĝi en la cerboj laboristaj la ideon de I. L. H. Batali por la atingo de la sindikata unueco. Marŝu la I L. H., vivu la internacia proletara solidareco kiu helpas liberigi la mondon.

Voko.

Hitler ĵetita per ŝtonoj

En Braunschweig (Germanio) okazis publika kunveno de la faŝistoj, en kiu devis paroli la gvidanto de la germana faŝista movado Hitler. La plej multo de la kunvenintoj akceptis Hitler per protest-vokoj kaj li ne povis fini sian paroladon. Kiam li per aŭtomobilo forlasis la kunvenejon, la ribelanta homamaso ĵetis lin per ŝtonoj. Kvankam Braunschweig estas reakcia urbeto, tamen ankaŭ tie la famekonata Hitler estas ĝenita.

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

Industrialismo penetras Orienten

Militarismo, kiel fantoma nubo, pendas super Hindio. Envenis la blankuloj de Okcidento kun pafilegoj kaj militaj tankoj por subpremi la nigrulojn de Orienta Hindio. Tion la indiĝenoj ne ŝatas kaj protestas laŭpove. En antaŭaj jaroj, kvankam la lando suferis pro nesufiĉa rikolto kaj pestoj, kiel terkultura lando, tamen la indiĝenoj multe pli preferas tian kun ĝiaj malhelpaĵoj, ol la novan civilizon enkondukita el la malproksima okcidento, kun ĝiaj fabrikejoj, en kiuj ili devas labori 60 horojn ĉiusemajne, — ili, iliaj edzinoj kaj iliaj infanoj, por ricevi salajron nesufiĉan eĉ por la malmultaj bezonoj iliaj.

Ribeli li ne povas, ĉar la fremduloj estas tro fortaj por li. Lia gento estas multnombra sed nombro signifas nenion kontraŭ maŝinpafilegoj.

Kiel statas en Hindio hodiaŭ.

Pli ol 3 cent milionoj da loĝantoj, el kiuj la plejparto gajnas sian vivrimedon rekte de la terkulturo. En procentoj 72,98 terkulturas, 10,49 industrias. 5,73 en metioj 137 transportoj, 1,59 en la klerigaj profesioj, 1,53 en registara ofico, 1,45 doma servo.

La plej granda parto de Hindoj ankoraŭ vivas per primitiva kamplaboro en multaj vilaĝoj.

Multfoje pro nealloga vetero dum la sezono la rikolto ne maturiĝas kaj la vilaĝano devas iri al la avara pruntisto de mono por malgranda pruntopreno ĝis la alveno de la venonta rikoltsezono. Tiumaniere la plejmulto de la kamparanoj falas sub la suĉiloj de la pruntisto por kiu ili devas estonte laboradi dum sia tuta vivo.

La lando iĝas la posedaĵo de iu, kiu ne kulturas ĝin.

Prefere ol iri en la urbegojn por ekspluate labori dum longaj horoj en malsanigaj fabrikejoj, ili preferas resti hejme.

Regresa movado okazas, “Retroiro al la patrina tero”. Same kiel en okcidentaj landoj la laboristo penas eliri el la marĉo laborplena en kiu estas neniu espero, kiu malfermas butikojn kiuj bankrotiĝas antaŭ ol la fino de iuj jaroj trapasas, same la indiĝenoj de Hindio emas eliri el la marĉo de tiu nova industrialismo.

La indiĝenoj uzas primitivajn ilojn kaj ilia produktaĵo popersone ne estas tiom granda kiom en okcidentaj landoj.

Tiuj, kiuj eltrovas siajn vivrimedojn pere de la terkulturo pligrandiĝas nombre rilate al la tuta loĝantaro. La ciferoj montras 61% en 1891 kreskis al 66% en 1901, al 71% en 1911 kaj al 73% en 1921. La pligrandiĝo estas pli ol la proporcia kresko de la loĝantaro.

Samtempe kreskas la nombro de proletoj ne posedantaj iun ajn propran teron.

Kompare kun aliaj landoj, la rikolto po akro estas malgranda.

Po akro semita oni akiris en Granda Britio 32 buŝelojn, en Kanado 22, en Usono 16 kaj en la Punjabo (distrikto ne norda Hindio) nur 13.

Komparo kun aliaj termasoj (antaŭmilite)

lando Kulturita akraro en milionoj akroj pokapo loĝantaro en milion manĝaj produktoj en milion tunoj
Usono 318,5 3,5 92 133
Rusio 278,6 1,7 163 121
Hindio 264,8 1,1 244 59

El la 33 urboj en Hindio, almenaŭ 22 ne okupiĝas en industriaj aŭ komercaj entreprenoj. Do Hindio ankoraŭ ne faris paŝon al urbiĝo.

Ni ekzamenu la nombron de ŝpiniloj 1921.

En Hindio Unuigita Reĝlando
teksiloj 123 783 790 399
ŝpiniloj 6 870 804 60 053 246

Pro la fakto, ke la loĝantoj en Hindio estas tiom multnombraj, oni kalkulas, ke Britio havas 318,2 ŝpinilojn kaj 17,8 teksilojn po mil loĝantoj dum en Hindio estas nur 21,7 ŝpiniloj kaj 0,35 teksiloj.

En Hindio estas nur 3 ĉefindustrioj, kiuj okupigas pli ol 2 cent mil laboristojn industrioj de kotono, juto, kaj karbo.

El 315 milionoj da loĝantoj 35 milionoj dependas de industrio; de ili 18 estas dependantoj de laboristoj, kiuj lasas 17 milionojn aktuale okupataj. De tiuj nur 8 cent miloj laboris kun maŝinŝpiniloj (poweo). Do pli ol 16 milionoj estas okupataj en malgrandskalaj industrioj. Estas okupataj en grandindustrio nur 1 367 136 laboristoj, kiuj estas nur 1/245 de la loĝantaro. Tamen industrio tre rapide disvolviĝas kaj Hindio ŝanĝiĝas de terkultura al industria lando. Tio tre klare videbliĝas per la ciferoj por importoj kaj eksportoj. Dum la 30 jaroj antaŭ 1907, la fabrikitaj varoj okupis de la tuta importaro 65% en 1879; falis 57% en 1892 kaj al 53% en 1907/8: Kaj la proporcio de fabrikitaj varoj kompare kun la tuto, kiuj estis eksportitaj kreskis de 8% en 1879 ĝis 16% en 1892 kaj ĝis pli ol 22% en 1907/8.

Kotona fabrikado en Hindio en milionoj jardoj (1 jardo = 36 coloj):

Normo Hindaj teksiloj Per Hejm-teksiloj Tuta Produkto Japana Imp. Tuta Imp Eksporto el Hindio
1911/14 1064 1284 2348 5,2 2819 85
1921/4 1719 933 2652 107,0 1319 164
1924/5 1970 1402 3372 145,0 1771 181

La enlandprodukto (3372) estas pli ol la tuta importo (1771). Rimarkinde Hindio ankaŭ eksportas (181).

La kondiĉoj de la Hindoj estas eĉ pli malbonaj ol tiuj de la pundomuloj laŭ la pezo de la viroj, certigita de la Komisiono por enketi pri la laboro en la Hindaj fabrikejoj.

Pezo
ĉe Bombajo malliberuloj 112,12 funtoj
teksistoj 104,81 „
aliaj 102,01 „
ĉe Madraso malliberuloj 114,38 „
teksistoj 98,00 „
aliaj 103,63 „

Tiom rapide Hindio industriiĝas, ke la Ligo de Nacioj agnoskas ĝin kiel unu de la 8 ŝtatoj de ĉefindustria graveco.

Se ni komparas la eksporton de krudaj materialoj kun tiu de fabrikitaj varoj, la proporcio montriĝas jene:

Valoro en milionoj de funtoj sterlingaj:

1913/14 14/15 16/17 17/18 18/19
Krudaĵoj 81,6 53,4 67,1 55,2 50,1
Fabrikaĵoj 36,4 33,1 51,3 48,5 58,5

Procento al tuta eksporto:

1913/14 14/15 16/17 17/18 18/19
Krudaĵoj 50,1 45,1 42,4 35,5 36,1
Fabrikaĵoj 22,4 26,2 32,5 31,2 36,6

La falo en la eksporto de krudaĵoj de 51,1% al 36,1% kaj la pliigo de la eksporto de fabrikaĵoj de 22,4% al 36,6% de 1914 ĝis 1919 montras la gradon, en kiu la industriaj firmoj ricevis stimulon pro la milito-stato.

La koton-teksaĵoj kiujn Lankaŝiro (Anglio) eksportas al Hindio en tiom grandaj kvantoj ne estas grave en danĝero pro konkurenco ĉe Hindio, ĉar oni fabrikis en Hindio ĝis nun, nur la malbonkvalitajn teksaĵojn, kiuj trovas bonan merkaton en sia propra lando.

Jen bildo de Hindio; la indiĝenoj malamegas grandindustrian enpuŝiĝon; kaj en la grandaj industrioj komencas organiziĝi en unuiĝoj por kontraŭstari la premegon de la industriaj magnatoj kun ilia eksterlanda financo. Ili kelkfoje eĉ strikis grandnombre. Tion kion la regnestro apenaŭ kuraĝas fari en siaj propraj landoj, ili ordonis en tiu nigrula lando — la senzorgan mortpafon de la strikantoj.

Sian sorton ili penos plibonigi, al la okcidentaj fratoj por kunhelpo kaj subteno (simpatie kaj mone) ili alvokas.

Ilian alvokon ni ne lasu senresponda.

Londono (3398).

Gravega reformo en Turkmenio

Nuntempe en Turkmenio efektiviĝas t. n. ter-akva reformo, kiu havas treege gravan signifon por la respubliko. Por kompreni neceson kaj ĝustecon de reformo bezonas halti je historio pri apero de agrikulturo en Turkmenio.

150 jaroj antaŭ nun turkmenoj-nomadoj, pelataj per moviĝantaj sablaroj, konkeris oazon ĉe siaj najbaroj, ĥivanoj, afganoj kaj persoj. Por konservi almilitaĵon de malamikaj najbaroj, turkmenoj ĉiujare redividas akvon kaj teron inter viroj, kapablaj levi glavon (sanaŝik’a rajto). Dank’ al sukcesaj invadoj al najbaroj, vendado de virinoj kaj sklavoj, en auloj¹) ekkreskis

¹) aul’o-turkmena vilaĝo.

— paĝo 5 —

SENNACIULO

posedanta klaso. Dum sanaŝika rajto ĉi-klaso ne povas larĝigi siajn parcelojn kaj ĝi aspiras “edzan rajton”. Edza rajto permesas ricevi teron kaj akvon ne al tiu, kiu estas kapabla preni glavon, sed al tiu, kiu havas eblecon por edziĝo. Jam tiam ekzistis granda “kalym”, t. e. aĉeto kaj vendo de virinoj, tial edziĝi kaj ricevi akvon kaj teron povis nur posedantoj. Malriĉuloj restis sen akvo kaj tero.

Dum ĉi-momento Turkmenion venkas cara Rusio. Kvankam la metropolo elpremas ĉiujn sukojn el Turkmenio, mastrumado de la lasta ĉiam disvolviĝas kaj en aulo kreskas nova klaso — malgranda burĝaro.

Ĉi-burĝaron ne kontentigas edza rajto kaj ĝi aspiras “mjulk’an rajton”, privatan heredeblan proprajon.

Ĉi-tiu rajto donis al riĉuloj larĝan eblecon por ŝpari kaj koncentrigi en siaj manoj grandajn parcelojn, per malkara aĉeto de bankrotintaj malriĉaj deĥkanoj¹). Ĉi parcelojn ili poste farmigis al malriĉuloj, kiuj ĝis 40—50 jara aĝo ne povis akiri propran teron (ŝparis monon por aĉeto de edzino).

Nunmomente ni observas en aulo ĉiujaran redividon de akvo kaj tero, intermitecon de parceloj, interaulan kaj gentan senegalecon, edzan kaj sanaŝikan rajton, kio treege malutilas al deĥkana mastrumado.

Ĉio ĉi-tio devigas efektivigi terakvan reformon. La lasta koncernos komercistojn, pastrojn, ne partoprenintojn en aula mastrumado aŭ brutedukado per sia persona laboro, riĉulojn, kiuj havas teron super normo, rusajn vilaĝanojn, kiuj ĝis nun uzas akvon multoble, ol aborigenoj. Mezriĉan mastrumon reformo ne tuŝos.

Kiel rezultato post la reformo Turkmenio disponos 22 563 desjatinoj da libera tero. Ĉi-tero estos distribuita inter kamparanoj, kiuj tute ne posedas aŭ posedas malgrandajn parcelojn. Ĉiu laborema mastrumejo ricevos de 1½ ĝis 5 desjatinoj da tero sen diferenco de sekso kaj nacio.

Praktika efektivigo de la reformo komenciĝis, ĝi renkontas plenan helpon kaj simpation de 97 % loĝantaro. La reformo estos efektivigita kaj ĝi garantios al Turkmenio disvolviĝon de agrikulturo kaj kreskon de socia aktiveco en la aulo.

Trad. S. Bojev, Poltorak, Turkmenio. (4358)

Ponta disrompiĝo en Sirio

Kiel konate nun en Sirio la enloĝantoj ribelas kontraŭ la Francaj subpremantoj. Okazas similaj bataloj kiel en Maroko kaj Ĉinio. Laŭŝajne ankaŭ tie la ribelantoj estas sufiĉe fortaj por forpeli la eksterlandan kapitalistaron el la lando. En la nokto de la 3. novembro la ribelantoj eksplodigis fervojan ponton proksime de Damaskus, kiu gvidas al la grava haveno Haifa. Per tio la urbo Damaskus estas nun sen interligo kun la koncerna haveno.

¹) deĥkan’o — turkmena kamparano.

EL ANGOLA

Malfeliĉe, la edukado de la infanoj ne tro multe okupas la spiriton de la gepatroj. Kiam ili atingas aĝon, en kiu ili povas produkti laboron, tiam la knaboj ĉesas manĝi kun la patrinoj kaj ekhelpas la patrojn ĉe la kampkulturoj aŭ en la ŝarĝotransportado. La filinoj estas instruataj de l’ patrino pri la domservoj kaj pri la semado de l’ kampoj.

La Kibala instruas la idojn laŭ 5 el la tielnomataj “ordonoj de la dileĝo”: honori gepatrojn kaj parencojn, ne mortigi, ne ŝteli, ne mensogi kaj ne murmuri pri alies aferoj. La respekto por la maljunuloj ne estas absoluta, oni ne misagas kontraŭ ili, nek lasas ilin malsatmortiĝi — kiel estis uzo inter la pragentuloj —, sed, vere nur propraj parencoj ŝuldas respekton al ili kaj ilin nutras, kion faras la kunloĝantaro tiam, kiam tiuj parencoj malestas.

Proksime al la viraĝo, la knaboj estas iniciatataj pri la plenaĝula vivo. Kiam ili estas 12 jaraj, laŭ la plej ĝenerala kutimo, aŭ de la 14. ĝis la 16. jaraĝo, kiel okazas inter la Libolu, la “kimbanda” prenas sur sin la taskon instrui ilin pri ĉio, kion viro devas koni de l’ socia, samkiel de la seksa vivo.

Inter la Ba-Sele, la junuloj estas kondukataj de la “Kimbanda” en senloĝejan lokon kie ĉiuj bivakas kune kun 10 aŭ 12 jam iniciatitaj junuloj. Tie, preninte ŝtonon kiel sidejo, ili devas suferi la operacion de l’ ĉirkaŭtranĉado farita per bone akrigita tranĉilo. La instruado okazas dum la kuraco. Dum ĉi-lasta ne estas anoncita, ĉia seksorilato estas malpermesata en la “libata” al ĉiu suferanto; sed tuj kiam ĝi fariĝas publika, la tuta loĝantaro sin preparas por feste akcepti la novajn operaciitojn. Ĉi-tiuj alvenas portante trabon surŝultre kaj, ĉirkaŭsekvataj de ĉiuj loĝantoj de la “libata” iras en la domon de la estro (“soba”), kie ili demetas sian ŝarĝon ricevante de li donace 4 metrojn da drapo. Grandajn potojn da “maluvu” (biero el maizo) ricevas ti-kiuj bivakis kun la suferintoj, kaj la “soba” tiam deklaras konsideri kiel virojn ĉiujn operaciitojn, kiuj rajtas hejmen returni en la plenuzeblo de ĉiuj plezuroj kaj rajtoj koncernantaj la virojn. Dum 4 tagoj, tiam regas orgio “batuk” en la tuta vilaĝo.

La Ba-Nanu el Kasong ne malpermesas la seksorilatojn dum la operacio. Plue, la ĉirkaŭtranĉitaj junuloj ne revenas kun trabo surŝultre, sed per “maŝila”¹). La “soba” oferdonacas bovon por la festeno.

Inter la gento el Amboim, la ĉirkaŭtranĉado ne estas ĝenerala kutimo, sed tie, kie ĝi estas farata, la ceremonio komenciĝas per ekzercigo de la malbonaj spritaj (“kazumbi”), kiujn la “Kimbanda” forigas el la junuloj, tuŝante ilin per kok-

¹) Transportilo por personoj, tre uzata en Angola, kaj konsistanta el speco de hamako pendanta de longa trabo, surŝultreportata de du nigruloj.

ideto. Poste, en kaŝita parto de arbaro, kie serpentumas rivereto, li praktikas la dolorigan operacion uzante la sukon de la bananarbo por haltigi la elfluantan sangon, kiu estas ricevata en trunkopecon de bananarbo pertranĉile kavigita. Dum unu monato — tiom, kiom daŭras la kuracado kaj iniciato — ne estas permesate al virinoj, preterpasi tiun lokon kaj ankaŭ estas malpermesate al la “soba” foriri el sia “libata”. La suferantoj ne povas manĝi flugilojn aŭ kapojn de birdoj, nek la felojn kaj kapojn de ratoj, kiujn ili devas kunporti returnonte al la “libata” por demeti ilin sur arbo tuj kiam ili atingas la unuan vojkruciĝon. Al “soba” ili alportas lignofaskon kaj trapikilon de ratoj, kaj tiam komenciĝas la festo, per kiu la ceremonio finiĝas.

Inter ĉiuj ceteraj gentoj la iniciato sekvas proksimume la saman riton: la soleco, la enmiksiĝo de la “Kimbanda” kiel operacianto, la lernado de l’ seksofunkcio kaj la reveno en la “libata”n inter festelmontroj. La junulo ricevas tiam la rajton ĝuadi ĉian liberecon kaj elekti kunulinon. Kaj ĉu li edziĝas, aŭ li sindetenas pri konstituo de familio (kio tamen estas maloftega), — la vivo de la indiĝeno, se la postuloj de la “civilizigo” ne farus el li la senrajtan sklavon, kiu li ja estas, pasus sen pluo da priokupoj ĝis la morto.

J. P. B.

Sankteco de la posedo

Ĵus antaŭ ol li mortis, Fred Bramley ĉe kongreso de la Brita sindikataro aprobis unuecon inter ĉiulandaj sindikatoj. Defendante Sovetlandon li imprese deklaris: “La rusa eksperimento kaj ĝiaj sekvoj elpruvis gravan fakton. Ŝajnas, ke nacio povas fortranĉi la kapojn de reĝoj; oni povas forigi reĝajn familiojn kaj malliberigi la imperiestrojn — kiel farite en Aŭstrio kaj Germanio. Nacio povas antaŭenpuŝi mondmiliton el kiu venas universala detruego kaj buĉado kaj poste tiu nacio povas esti pardonita kaj bonvenita en la naciaron. Vi povas ŝanĝi politikajn instituciojn laŭvole kaj ĉio fartas bone. Sed se vi maltrankviligus la bienprofiton kaj fordetruus la eksplutaton de la salajrlaboristo kaj forĵetus la privilegion, povon kaj posedaĵon ĝuitajn de la malplimulto, tiam kontraŭos vin, kio nun kontraŭas Sovetlandon — izoligo, bojkoto kaj internacia persekuto”.

Alilanduloj en Britio.

London 10. oktobro 1925. Laŭ la ĵurnalo “Daily Telegraph” svisa frizisto nomata A. Hilpert, kiu ricevis permeson de britaj aŭtoritatoj veni kaj resti en Anglio dum tri monatoj por studi anglan lingvon en Londono, estis kondamnita je monpuno de £ 20 kaj elpelo el la lando, ĉar li akceptis oficon kiel help-frizisto en salono por sinjorinoj, kontraŭ la promesoj donitaj al aŭtoritatoj nur studi la lingvon.

(1053)

— paĝo 6 —

SENNACIULO

Burĝeca ekonomio

Cigaredfabriko devis pagi por unu miliono da cigaredoj la novan banderolimposton de 5000 markoj je la 1. okt. Ĉar la cigaredoj estis de malmultekosta kvalito, la firmo malgajnus, se ĝi pagus la imposton. Ĝi bonvolis donaci la cigaredojn al la regnaj militistoj, policaro (Sipo), senlaboruloj kaj militkripluloj, kaj ĝi faris proponojn konformajn al la Karlsruh’a imposta instanco. Tiu malaprobis kaj persistis je pago de la impostoj, aŭ detruo de la cigaredoj. Ĉar la firmo ne pagis, estis bruligitaj la cigaredoj. Por ke ne estu detruata nur 999 999 da ili, tri oficistoj devis nombri la kvanton, ĝis tuta miliono. Poste oni pakis la cigaredojn sur veturilojn kaj veturis ilin en fabrikon, kie ili estis bruligitaj en tri grandaj fornoj dume la oficistoj apudstaris.

Tiele okazis en la jaro de la “Savo” 1925 sub la regado de la burĝara bloko de la regna prezidanto “von Hindenburg”. La germana popolo vere povas esti fiera je siaj “savantoj”. 3553

Diboĉado de milionulo en Liepaja

Pri finna riĉulo, kiu en Liepaja dum unu vespero malŝparis pli ol 20 000 latojn¹) oni informas nin: la malavara riĉulo estas unu el akciposedantoj de fabriko “Pluton” en Liepaja kaj posedas multajn fabrikojn ankaŭ en Finnlando. Ĉiuaŭtune kun multnombra servistaro li vizitas urbon Liepaja por partopreni jarkunvenon de akciposedantoj. Pasintjare la sama riĉulo donacis al urba fajrobrigado 1200 latojn por renovigo de ĝia inventaro. Pro tio la brigado nomis lin honora membro kaj aranĝis je lia honoro torĉmanifestadon kaj aklamon. Ĉi-jare al li estas aranĝita festeno kaj prezentitaj kelkaj honorsignoj. La finno respondis per abunda vespermanĝo en luksa hotelo, dum kiu li denove donacis al fajrobrigado ĉekon je 2600 latoj. Al sia konstanta frizisto la malavarulo donacis 1140 latojn. Ankaŭ hotelaj lakeoj, ŝoforoj kaj kelnerinoj estas malavare donacitaj. Sed plej reĝmaniere estas donacita kelnerino J., ĉe kiu li loĝis dum sia restado. Forveturante li ordonis al hotelestro doni je lia konto al siaj akompanantoj ĉion kion ili postulos.

El latva gazeto “Jaŭnakas Zinar”.

Karaj kamaradoj! Similaj diboĉadoj de grasiĝantaj “malavaruloj” certe estas la plej kutima kaj ĉiutaga afero kaj ni devus malatenti ilin. Sed ne forgesu, ke diboĉulo estas “civitano” de “libera, sendependa, demokratia” ŝtato, kiu ankoraŭ suferas pro militsekvoj. La sama “malavarulo” luktos kontraŭ plialtigo de laborpago eĉ je centimo — oni ja devas streĉi ĉiujn fortojn por restarigi nacian industrion ktp.

“Ĉion al patrujo!” — jen alia krio.

¹) 1 lato = 1 fr. svisa.

“Ĉion de patrujo!” — jen ilia agado.

En nomo de tiu-ĉi sankta, por malavaraj diboĉuloj, patrujo finna laboristaro mortis en malliberejo kaj vicoj de “popola” armeo. En nomo de l’ sama patrujo finna kaj ankaŭ tutmonda laboristaro ĝis nun suferas pro senlaboreco kaj mizera laborpago por restarigi sian katenanton — nacian monstron de kapitalo — sanktan patrujon.

Jen, kial mi opinias ĉi-supran tradukon tute konvenan por konatigi ĝin al laboristaro, precipe al tiu de novaj, demokratiaj ŝtatoj, al kiu plej grave minacas danĝero esti venenitaj per naci-ŝovinismo. Nemo.

SCIENCA KRONIKO

Sub tiu ĉi rubriko estus tre signifa ricevi materialon el ĉiuj partoj de l’ mondo. Red.

Sciigoj el meza Azio

  1. Inter Irkutsk kaj Aldansk (orserĉejo en norda Sibirio) oni konstruas telegrafan linion. Ĝi estos finita en decembro de nuna jaro. Pli frue interkomunikado okazis nur per ĉevaloj, kameloj aŭ per akvovojo.

  2. En urbo Bodajbo (norda Sibirio) orserĉistoj entuziasmigitaj pro flugveno de unua aeroplano donis al aviadkomitato tagan orakirajon, kiu estas taksata je 18 000 rubloj (9000 amerikaj dolaroj).

  3. Tra Irkutsk iras multaj maŝinoj por orejoj de Aldana regiono (norda Sibirio). Ekfunkciis anglo-amerika kompanio. Dum sekvanta jaro ĝi planas liveri ĉirkaŭ 7200 kilogr. da oro.

  4. Proksime de Irkutsk (6 kilometroj) oni elfosis ostojn de prahistoria bovo. La ostoj estas liveritaj en Irkutskan muzeon kaj estas tre valora scienca trovaĵo.

  5. Dum nuna aŭtuno oni intencas konstrui en Irkutsk fortegan Radiodisaŭdigilon. Ĝenerale en SSSR nun estas konstruataj multaj radiostacioj. K. Poluŝin.

Sciigoj el ekstrema oriento

  1. Vladivostokan havenon oni plilarĝigas. Multe da homoj laboras. Ankaŭ en Vladivostok oni konstruas naftbazon por liveri petrolon al tuta orienta Sibirio kaj al Ĉinio ĝis urbo Kanton.

    1. aŭgusto en Vladivostokon venis grupo de industriistoj el norda Japanio kun inspektoro de ĉiuj Ĥokkaidaj fabrikejoj. La japanoj vizitis orientan parton de SSSR por studi industrion tiean. Ili same vizitis Irkutskon kaj bone salutitaj de loka estraro forveturis hejmen.
  2. En fino de septembro Vladivostokon vizitis japanaj studantoj por konatiĝi kun SSSR. Vivu solidareco de ĉiuj rasoj!

    1. septembro, nokte, granda ventego okazinta, dronigis multe da ŝarĝŝipetoj en haveno de Vladivostok. Ĝi detruis fervojon kaj kaŭzis grandan malprofiton al loĝantaro. Multe da homoj dronis.
  3. En Blagoveŝĉenska regiono (ĉe rivero Amur) trans rivero Selemĝa, kiu fluas en Amuron migras multe da sciuroj. Pasaĝeroj de vaporŝipoj kaptas la sciurojn po dekoj per nearmitaj manoj. Rikolto de cedronuksoj (nutraĵo de sciuroj) en nuna jaro estas bona en tuta Sibirio kaj same bona devas esti “rikolto” de sciuroj. Sola Irkutska gubernio ĉiujare donas po 2 500 000 da sciurfeloj el sia praarbaro-maro.

K. Poluŝin.

Sciigoj el Sibirio

1. Valora scienca trovaĵo

Proksime de Irkutsk oni trovis ostojn de antikva besto mamuto. Oni daŭrigas elfosojn. Universitato de Irkutsk havas lertajn paleontologojn. En norda Sibirio mamutostoj estas pli multaj. En Jakutio ekzistas eĉ speciala industrio de diversaj bagateloj el dentostoj de mamuto (skatoletoj, papertranĉiloj ktp.).

2. Vulkano vekiĝas ĉe lago Bajkal

Sur bordregiono de lago Bajkal kalka supro de Bajkalaj montoj, nomata “Belaja” (Blanka) jam multe da jaroj atentigas la geologojn kaj lokajn loĝantojn.

Faritaj esploroj de geologoj konstatis, ke la supro “Belaja” estas estingiĝinta vulkano. Truo de la vulkano estas superŝutita de rompopecoj montaj mineraloj, precipe de kalkaj.

En nuna jaro la supro “Belaja” allogis apartan atenton de la geologoj kaj de loka loĝantaro. Lokaj vilaĝanoj estas atestantoj de jenaj fenomenoj periode observataj: la supro “Belaja” fumas kaj la procedo estas akompanata de la subtera obtuza bruo. Sendube la supro “Belaja” estas pinto de la vulkano. Lago Bajkal estas plej granda en la mondo sensala akvujo tre profunda (1400 metr.). Geologoj certigas, ke la lago estas kavego kaŭzata de iama katastrofo de tertremo. Petro Panasjuk.

Baloto en Ĉekoslovakio

La plej verŝajna okupo en la parlamento laŭ ĝisnunaj rezultatoj, formiĝos, jene:

Ĉek. agraruloj . . . . . . . 45 (42) Komunistoj . . . . . . . . 42 (27) Ĉek. popolpartio . . . . . . 31 (21) Ĉek. soc. dem. . . . . . . . 29 (52) Ĉek. nac. soc. . . . . . . . 28 (27) Germ. partio agrarula asoc. . 24 (13) Slovak. popolpartio . . . . . 23 (11) Germ. soc. dem. . . . . . . . 18 (30) Nac. dem. (D-ro Kramarsch) . 13 (22) Ĉek. met. partio . . . . . . 13 ( 6) Germ. krist.-soc. partio . . . 12 ( 9) Germ. nac. partio . . . . . . 10 (10) Germ. nac.-soc. . . . . . . . 6 ( 5) Hungar. krist.-soc. . . . . . 4 ( 4) Pol. partio . . . . . . . . . 1 (—) Agrarula partio . . . . . . . 1 (—)

Kune 300 mandatoj. Laŭ tio la koaliciaj partioj inkluzive de l’ ĉek. met. partio kunigos 159 mandatojn, dum la opozicio disponas 141. La germ. kaj hungaraj partioj atingos verŝajne 74 mandatojn kontraŭ 78 en jaro 1920.

— paĝo 7 —

SENNACIULO

DISKUTEJO

Je “Kiu devas eduki infanojn?”

(Senn. n-o 1 [53])

La laborista korespondanto tre plendas, ke li ne povas ĉiuĵare havigi al si freŝan edzineton. Eble lia stato estas bedaŭrinda, sed tamen ĝi ne estas tiom terura, kiom li ŝajnigas. La ŝtato ne povas protekti degeneremulojn, same ĝi ne povas preni sur sin la edukadon de l’ infanaro, kiun sennombre produktados al ĝi amatoroj de freŝaj edzinoj. Des pli ke ĝis nun Soveta registaro, malgraŭ siaj penoj ne sukcesis likvidi infanan senhejmecon. La ĉi-subaj linioj pruvas, ke estas ŝtatanoj, kiuj pro veraj interesoj de l’ ŝtato intencas eĉ pli “sklavigi” la viron — kies staton tiom priploras la korespondanto.

Kion oni nomu geedziĝo?

(Interparolo kun la popol-komisaro por internaj aferoj, k-do Beloborodov)

— “Mi ne povas konsenti kun la opinio eldirita de komisaro por juro — k-do Kurskij en lia raporto antaŭ la konferenco de Ekzekutiva komitato. Ni ne povas nomi la rilatojn inter viro kaj virino geedzecaj, se ili kuniĝas nur por seksa kunvivado. Tial por difinado de geedzeco necesas diri, kiaj do interrilatoj estas karakterizataj kiel geedzecaj. Se ĉi-difino mankos en la leĝo tiam povas okazi, ke en diversaj lokoj oni diversmaniere traktos geedzecon. Foresto de difino de geedzeco rezultigos rifuzon de la tribunalo puni multedzinecon, dum laŭ la kriminala kodo poligamio estas punenda. La ŝtato ne povas rilati indiferente al la faktoj: ĉu la geedziĝo estos longedaŭra aŭ male; ĉu ĝi ofte estos interrompata aŭ male.

Jen, kial — finparolis k-do Beloborodov — mi opinias, ke ne ĉia kunvivado estas taksebla de niaj leĝoj, kiel geedziĝo. Tio-ĉi estos eraro. En la leĝo devas esti klare formulite kio estas geedziĝo, pro la devo de l’ ŝtato akceladi al ekzistado de firma familio: — pro interesoj de virino — fakte pli malforta familiparto, kaj pro interesoj de l’ infanoj kaj la ŝtato mem.”

(El Ruĝa gazeto-vespera n-o 258, 23. okt.)

Sed por konsoli la kamaradon kiu bedaŭras la malliberecon de viro en liaj amaj aferoj, mi atentigas lin al la artikolo: “Prostituado en Leningrado”. Supozeble ke Moskvo ne “malprogresas ĉi-rilate kompare kun L-grado! SAT-ano.

KORESPONDEJO

P. Kirjuŝin. Bedaŭrinde “Ĉe landlimo” alvenis, post kiam “Krio de netolerebla doloro” jam estis kompostita. Ĝi lasta koincidas kun la via kaj aperis.

  1. Korespondanoncojn ni presigas nur post antaŭa pago. Tarifon vidu en “Senn”.

K-do. H. Wirz. Dankon, similan art. ni jam ricevis.

Pri neaperigitaj artikoloj. Laŭ la disponita, de k-do E. Lanty, materialo, la Redakci-Komisiono konstatas, ke ĉi artikoloj rilatas precipe al la redakci-periodo de k-do E. Lanty. La Red.-Kom. kontrolis kaj rezulte konstatas, ke:

anarkist-tendencaj = 2 artikoloj komunist „ „ = 5 „ soc.-dem. „ „ = — „ polemikaj = 2 „ tro ampleksaj = kelkaj artikoloj

ne aperis precipe pro troa unuflanka parti-tendenco.

Plue estas parto de artikoloj ne presitaj de ĝisnuna redaktoro k-do Barthelmess. Parte ili ne taŭgas por “Senn.” aŭ entute nenion, parte la enpresigo de ili ne estas nepre postulita de la sendintoj, (tio koncernas ĉiujn krom polemikaj kaj ne plu aktualaj aŭ tro ampleksaj).

La komisiono neniel riproĉas, male, aprobas la neaperigon de la koncernaj artikoloj.

Ni esperu, ke estonte tia raporto ne plu necesas, ĉar la Red.-Kom., kiu konsistas el anoj de l’ diversaj parti-tendencoj, rezervu por si la rajton juĝi pri uzo aŭ neuzo de manuskriptoj. Ni presigos laŭeble ĉiun taŭgajon, kaj pri netaŭgeco de ies laboro ni sciigas per “Senn.” en la rubriko “Korespondejo”. Ti-kiu deziras revicevi sian manuskripton neuzindan bonvolu enmeti la afrankon. Red.-Kom.

Tra la historia Limo

Sokolov

(Ekonomia kaj politika situacio de meza Azio en estinto kaj estonto.)

Per gazeta artikolo estas malfacile pritrakti ĉiujn diversajn materialojn por karakterizigo de la temo, krom tio prenante atenton pri manko de eŭropa literaturo pri tiu ĉi demando. Meza Azio travivas kaj travivis tro multe da plej diversaj perfidoj politikaj kaj ekonomiaj tra ĝia historia vojo. De XII jarcento ĝis nia epoko, meza Azio jam estis senpaŭze areno por batalo de popoloj, trans ĝi trapaŝadis preskaŭ ĉiaj grandegaj transmigroj de popoloj de sudo kaj oriento al okcidento kaj de nordo al sudo. Tial, tie ĉi estadis kaj persa vekinto Kir (V. jarcento ĝis n. ep.), kaj araboj, kreantaj tie ĉi florantan Ĥalifaton (633 jaro de n. ep.), poste de nordo enpenetris tjurkoj, prapatroj de nuntempaj turkoj selĝukoj (VIII. jarcento de n. ep.), Ĉingis-Ĥan (XII. jarcento), uzbekoj (XVI. jarcento), ĉinoj, kilĉakoj — gento simila estintaj rusaj “polovci” ktp. Se ni konsideras, ke persoj enpenetris en V. jarcento ĝis nia epoko, tiam tuta meza Azio en plena vico de jarcentoj servis kiel trairejo por senpaŭza irado de tjurkaj masoj, trans Altajo kaj norda parto de meza Azio direktirantaj al Maverranag (Fergano, nuntempa Samarkand) kaj Persio. Civilizacio de tia meza Azio jam estis sufiĉe granda, kvankvam ĝi ne disvolviĝis sub ekbatoj de militemuloj. Jam en VIII. ĝis X. jarcento oni fabrikis paperan ŝtofon, estis alta metala industrio, oni preparis ĉifan paperon. Fine, en IX. jarcento enpenetris tien ĉi rusoj, trovante vojojn al Hindio. Tra malkvieta dinamika historio de meza Azio kunigis popoloj sur malgranda plato de uzebla por vivo tero kontraŭaj laŭ civilizadoj kaj politikaj statoj, naskigis tute kontraŭaj politikaj interesoj kaj faris politikajn malamikecojn. Sur tia same malgranda peco da tero loĝantoj parolas per 22 lingvoj kaj apartigitaj per grandaj specoj de maluzebla nun por vivo tero, oni vivas per diversa ekonomia vivo — de genta — migreco ĝis kapitalistema. Post la Soveta Revolucio tiuj ĉi kontraŭecoj devis esti forigitaj kaj bazigante sur tiaj mirindaj senordigitaj interrilatoj, devis esti konstruanta politikon de Soveta lando kaj laŭ ĝi, staranta je gardo juron de proletaro premigita, estis povanta efektivigi ilian liberan per Regna — Nacia Dislimigo. Sanga batalado de nacioj, ĝenerala nacia tranĉo inter ili, akompaninta la civilizigatan politikon de Rusa carismo, estis forir期inta al legendotempoj de malbenita epoko. Kunigitaj politike kaj ekonomie per sola Soveta Unuiĝo, sin apogante je helpo de industri-progresema proletaro, postcivilizadaj popoloj de meza Azio aliradas sur larĝa ebena vojo de tutmonda batalo por komunismo. Oktobra Revolucio vekis konscion de popoloj orientaj. Do dislimigitaj Respublikoj de meza Azio havas kaj centradministre kaj loke ilian oportunan nacian sovetan registaron, ili laboras, parolas, skribas per sia nacia lingvo, lernadas, interligas kaj fortigas spirite kaj mastraje. Rolo de eŭropanoj kiel estas poste la nacia mempotencigo de popoloj. Ĉu enmiksas eŭropano al laboro de enlanda loĝantaro? Tute ne. Sed enlanda loĝantaro ankaŭ malmulte sufiĉas propre labori. Proletara solidareco helpas por konstruo novan, liberan vivon, post multaĝa sklavo kaj per orientaj despotoj kaj civilizaj eŭropanoj. Kaj laŭ fundamento de tia situacio oni preparigas nun por proprepotenca laboro multajn enlandanojn, en respublikoj jam estas multe da enlandanoj laborantaj respondecegan oficon, sed oni preparigas specialistojn, por plena uzo de produktema forto de enlandaj masoj — por fortigi ilian ekonomian situacion. Naci-regna dislimigo, konstruante normalan politikon por laboreca komunigo de popoloj, kondukis al forta ekonomia pliestado. Meza Azio, enhavanta areon 2½ oble plian ol Germanio, ĝis milito de 14 jaro, havas ne multe por uzeblaj por agrikulturo areoj. Preskaŭ ⅓ de tuta areo estas okupata per sabla dezerto, granda parto — senakva stepo, nur printempe taŭga por brutedukado, kaj tute malgranda parto de akvumata tero. (Daŭrigota)

— paĝo 8 —

SENNACIULO

KRONIKO

Belgio

Bruxelles. 4 kursoj en lernejoj malfermiĝis kaj en ejo de Sindikato de Konstrulaboristoj. Sume: 62 lernantoj kaj 20 por kurso per korespondado.

Francio SAT-ano 155

Lyon. Meze de oktobro, estis malfermitaj de Esp. Lab. Grupo 3 kursoj gvidataj de k-dino Monteil, k-doj Chaussade kaj Roux. Je la kvara leciono jenajn rezultojn ni konstatis: Ilin partoprenas respektive: 9, 13 kaj 18 gelernantoj, sume 40. Tio esperigas bonan SAT-rikolton en 1926!

Sovet-Unio

Ŝaĥty. Estimataj gekamaradoj! En nia urbo, kiu estas distrikta centro, kaj grava laborista punkto pro apudaj karbminejoj, nun estas esperanta movado. Dank’ al fervora samideano K. Skoropupov, kaj reprezentantoj de oficistoj de financoficejo, k-doj Teplinskij kaj Mironov, “Mestkomo” (Loka Komitato) aranĝis esperantajn kursojn, kiujn partoprenas pli ol 30 personoj. — Ni sendas saluton al niaj kamaradoj alilandaj kaj petas ilin sendi materialon por perfektiĝo kaj praktikado: ĵurnalojn, librojn, afiŝojn, alvokojn ktp., precipe pri laborista movado. Ankaŭ ni serĉas korespondantojn el ĉiuj landoj. Adreso: Ŝaĥty (Donsk.), Sovet-Unio. Okrfinotdel, Esperanto.

La Mestkomo.

Sebastopolo. La 18. oktobro okazis 1. Krimea Esp. Konferenco kiu unuan fojon resumis la esp-istan laboron en Krimea Respubliko kaj kreis konstantan esp. centron sub nomo “Centra Krimea Oficejo de SEU” kun sidloko en Sebastopolo.

Poste Krimeo multege eksuferis pro malsatego kaj sunklare estas, ke kultura laboro ne povis stari dum ĉi-jaroj sur kontentiga ŝtupo, ankaŭ la laboro esperantista.

Unuaj ĝermoj videbliĝis nur de la komenco de 1923 j. sed ekz. en la plej granda kaj industria urbo Sebastopolo la esp. laboro komenciĝis el nenio nur en la mezo de 1924 j.

La okazinta konferenco kiun partoprenis reprezentantoj de ĉiuj urboj en Krimeo montris la vivoplenan bildon de ĉiam kreskanta kaj leviĝanta ondo de prolet. esp. movado, kies granda manko estis tamen la diseco de fortoj kaj deŝireco de eksterlando. Loĝantaro en Krimeo estas ekstreme miksita, kio ankaŭ malhelpas al laboro.

Lokaj raportoj montris grandan intereson de la larĝaj laboristaj kaj vilaĝanaj amasoj al Esp. Ekz. en Sebastopolo, en la mezo de 1924 j. estis observataj, ke ĉiuj membroj de kluboj estis okupitaj per Esp. kaj najbaraj politik-sciencaj kursoj estadis malbone vizitataj. Tio igis iom malmultigi la nombron de ĉeloj kaj ĉiumezure firmiĝi sur atingita nivelo. Kelkloke en Krimeo esp. movado naskiĝadis nur pro iniciato de Partia komitato.

El lastaj atingajoj de Esp. en Krimeo estas interesaj:

  1. La supera Krimea profesi-sindikata organo decidis anstataŭigi la lernadon de tatara lingvo en kluboj per Esperanto. Sebastopola komitato de Societo de Radio-amikoj (kiu samtempe estas tutkrimea) decidis malfermi kursojn de Esp. por siaj membroj.

En kelkaj urboj, fakoj de popolklerigado, decidis enkonduki en kelkajn lernejojn Esp. kiel provo.

La konferenco decidis: aprobi plene la rezolucijn de 2. kongreso de SEU kaj baze de tio.

  1. Rifuzi iaman apartecon de esp. laboro, esp-istoj kiam kuniris en propa rondo, penis havi siajn apartajn kunvenejojn, apartajn esp. murgazetojn ktp. 1. Kr. konferenco proponis al ĉiu esp-isto eniri en ĉiujn branĉojn de kultur-laboro, esperantigi ĉiujn rondetojn, murgazetojn ktp.

  2. Proponi al ĉiuj lokaj organizaĵoj rekonstruiĝi laŭ ĉelmetodo organizinte vivkapablajn kaj agemajn ĉelojn ĉe industriejoj, institucioj, soci-organizejoj ktp.

  3. Rifuzi bruajn metodojn de agit-propagando por Esperanto kaj anstataŭigi ilin per praktika aplikado de Esp. kaj per laboro per Esp., kunligante la laboristaron de Krimeo kun laboristaro de eksterlando.

  4. Proponi al ĉiuj esp. aktivuloj de Krimeo eniri en SAT.

La novelektita Krimea Centra Oficejo komencis gvidi laŭplane la laboron en tutkrimea skalo kaj dissendis la unuan cirkuleron por vintra laboro.

CKO starigis interrilatojn kun ĉiuj respublikaj organizaĵoj de Sovetio kaj nun komencas starigi la interrilatojn kun eksterlando kaj petas ĉiujn laboristajn esp. organizaĵojn starigi konstantajn interrilatojn por interŝanĝo laŭ spertoj. Krome estas kreita Centra Krimea Korespond-oficejo por praktika aplikado de Esp. kaj interligo de la tutmonda proletaro.

Tiucele, C. Kr. Korespond-Oficejo petas ĉiuspecajn laboristajn organizaĵojn, instituciojn, industriejojn, kooperativojn kaj apartajn personojn sendi al ĉi leterojn kaj adresojn de dezirantoj. Ni garantias tujan respondon. Adreso de Centra Krimea Oficejo kaj de C. Kr. Korespond-Oficejo estas jena: Sovetio, Krimeo, Sebastopolo, Dvorec Truda, komu. n-ro 21 al k-do B. Ŝaber.

Kelkaj el niaj oficuloj dubas pri ebleco kunligiĝi per Esp. Por tio ni dezirus havi interligon aparte kun landoj, kie nun regas blanka teroro. Se estas kompromiteble sendi leterojn senpere el tiu lando al Sovetio, sendu ilin pere de ia alilanda esp-ista laborista organizaĵo.

Ni atendas viajn komunikaĵojn.

SAT-ano 5503

Esperanto kaj la I. F. T. U.

La Ekzekutivo de SAT (per 488) sendis al ĉiu Internacio (sindikata kaj politika) specialan alvokon kun n-o 2 de “Senn.” Jen respondo de J. Sassenbach, Sekt. de la I. F. T. U. “Pri Esperanto ni nun enketas, ĉu ni rekomendas, ke niaj anoj alprenu ĝin. La konkludoj aperos en nia Pres-Raporto.” Sindikatanoj agu tuj.

Mallongaj esp. novaĵoj

Inter sciencu!oj. Dum la okazinta antaŭnelonge en Londono internacia kongreso de radiologoj al la kongreso estis prezentita de kataluna radiologo Bremen-Masgrau esperantlingva raporto pri fak-scienca temo. Krome kelkaj partoprenantoj de la kongreso, profesoroj el Germanio, Sovetio, Hispanio, Argentino kaj aliaj, prezentis al la kongres-komitato deklaron, ke dum la sekvonta kongreso Esperanto estu allasita kiel oficiala kongresa helplingvo kaj ke ĉiuj kongres-dokumentoj estu presataj ankaŭ en Esperanto.

Esperanto kaj teknika gazetaro. Okazinta lastatempe en Parizo la unua internacia kongreso de teknika gazetaro adoptis Esperanton kiel oficialan lingvon de siaj kongresoj kaj rekomendis uzadon de Esperanto por mallongaj resumoj de la artikoloj, presataj en teknikaj gazetoj.

Komercĉambroj kaj Esperanto. Komerca ĉambro de Parizo komencis praktike uzi Esperanton en siaj oficialaj dokumentoj, nome siajn certigo-dokumentojn pri la kvalito de eksportata varo ĝi donas kun paralela dulingva teksto — franca kaj esperanta.

Radio-Fako de Moskva Gubernia Konsilantaro de Profesiaj Unuiĝoj informas tutmondajn laboristajn radioamatorojn, ke de nun ĝi uzos por oficialaj interrilatoj pri Radio-amatora movado — Internacian Lingvon Esperanto.

Bonvolu peni represi tiun ĉi sciigon en diversajn naciajn radioĵurnalojn kaj taggazetojn kaj la specimenojn kun la teksto de tiu ĉi informo sendi al ni laŭ adreso:

“Rusio. Moskvo. Bolŝaja Dmitrovka Dom Sojuzov. Radio stacio de M. G. S. P. S. al Ĉef-inĝeniero A. V. Vinogradov.”

Responde al alvoko de la Ekzekutivo de SAT la ĉefsekretario de la Internacia Federacio de Ĉapelfaristoj, k-do Ettore Reina skribis (30. 10. 25): — Kompreneble ni laŭeble enkondukas Esp. kiel interrilatilon. Sed ĝis nun ĝi ne sufiĉe disvastiĝas por ke ni korespondu per ĝi. Tamen ni aŭdis pri laboro de Esperantistoj en Germanio kaj ni helpos la disvastigon de la internacia lingvo. Laŭ propono nia la Itala Federacio fondos en Monza Kurson kaj mi mem penos ĉeesti.”

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 62, 3-a de decembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 8,4,92,30] Kaplinio de la gazeto: stelo kun la literoj S.A.T., la devizo «Aperas semajne», la slogano «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro» kaj la titolo SENNACIULO per grandaj ornamaj literoj.

2-a Jaro, N-o 10 (62) — APERAS SEMAJNE — 3. Decembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Imperialismo en la Oriento

Ribelo en Sirio

Sirio estas viktimo de l’ tutmonda milito, kiu malbonigis situacion en Malgrand-Azio, kreinte en ĝi unu el la plej danĝeraj ejoj de militoj kaj ribeloj.

Antaŭ la milito Sirio estis la plej grava centro komerca de Malgrand-Azio. Damasko, Aleppo kaj Bejruto estis sidejoj de grandaj eŭropaj firmaoj. De bagdada fervojo oni esperis multon, ĝi devis kunigi Sirion kun persa golfo kaj krom tio ĝia flankbranĉo devis daŭri ĝis Kabulu kaj tiamaniere la leona parto de persa kaj afganistana komerco irus trans Sirio. Duaflanke Hedjas-fervojo devis esti plilongigita ĝis post Mekka kaj servi por forigo de anglaj influoj ekonomiaj en Arabio.

La tutmonda milito malhelpis siriajn planojn kaj esperojn. Hodiaŭ Sirio estas barita de nordo, oriento kaj sudo per limimposta muro, kaj ĝia komerco atingas apenaŭ kvaronon de l’ antaŭmilita komerco. Bagdada fervojo, la ĉefa arterio de komercado en Sirio, apartenas nun al tri ŝtatoj, kaj neniu el ili sufiĉe prizorgas ĝin. Bagdada fervojo malfunkciiĝis. Damasko perdis sian signifon, kiel loko de mahometanaj pilgrimoj, Alexandrette, kiu devis servi, kiel haveno por bagdada fervojo, devas rifuzi tiun-ĉi rolon, kaŭze de konkurenco de Bejruto. Siaflanke Bejruto riskas je ĉiam pligrandiĝanta konkurenco de haifa haveno, kiun angloj elektis kiel elirpunkton por siaj fervojoj kaj apogo por siaj entreprenistoj.

Hodiaŭ Sirio konsistas nur el du administraj teritorioj: Haleb kaj Damasko, ĝi ne havas aliron al Mediteraneo, de kiu ĝin disigas du aliaj “memstaraj” ŝtatoj. Teritorioj de Alexandrette kaj Antakije estas aŭtonomiaj, same la teritorio, loĝata de druzoj, sude de Damasko, kie okazas nun ribelanaj bataloj. Tiu-ĉi artefarita kaj nekomprenebla por loĝantaro sistemo politike-administra kaŭzas batalojn kaj komplikaĵojn kaj pereigante ekonomie landon kaŭzas ankaŭ disvastiĝon de malkontenteco inter la masoj.

La limoj de hodiaŭa Sirio estas rezulto de konfliktoj inter Anglio kaj Francio rilate la militakiraĵon en Azio. La tutmonda milito donis vere al Sirio nacian liberecon, liberigis ĝin de turka subpremo, sed samtempe Sirio iĝis pomo de malpaco inter savintoj. Anglio dum 13 monatoj okupadis Sirion, kaj dezirante ricevi “mandaton” por kiel eble plej multe da tero, projektis krei grandan araban ŝtaton de post Mediteraneo ĝis persa golfo, inkluzive Irakon kaj Palestinon kaj kun ĉefurbo Damasko. Sed Francio ankaŭ ne volis resti post la milito sen “mandato”, sekve de kio ĝi ricevis hodiaŭan Sirion. Damasko, kiu devis esti ĉefurbo de projektita araba ŝtato ne fariĝis eĉ ĉefurbo de Sirio.

Jen la fono politike-ekonomia sur kiu eksplodis ribelo de druza gento, kiu estas vere loka fenomeno, sed malkontenteco pro la postmilitaj vivkondiĉoj estas ĝenerala (komuna). Diference de marokana ribelo, havanta antaŭ ĉio nacian karakteron, la nunaj ribeloj en Sirio havas fundamenton precipe ekonomi-politikan. Sed nacia faktoro ankaŭ ludas tie-ĉi sian rolon, tamen en pli komplika formo kaj pli malfacila por solvo. Trad. el loka gazeto H. Halpern.

Parlamenta baloto en Ĉekoslovakio 1925

Post kvar jaroj la 15. novembro esprimis sian politikan volon la ĉekoslovaka popolo. Por ke pli komprenebla estu la rezulto de la baloto, mi klarigu la proksiman historion de la lando.

Post la mondmilito laŭ la packontraktoj efektiviĝis la Ĉekoslovaka Respubliko el la malnova Bohemio, antaŭ la milito apartenis al Aŭstrio el supra Hungario loĝata de slovakoj, hungaroj. La lingvo de la respubliko estas ĉeka, germana, slovaka-hungara kaj rusina (ne rus—ina!). La nombro de la enloĝantoj estas ĉ. 14 000 000. El ĝi bohemoj estas 7 000 000, slovakoj estas 2 000 000, germanoj estas 3 000 000, hungaroj kun la rusinoj estas 2 000 000. Poloj kaj diversaj estas la ceteraj.

Por la efektiviĝo de tiu ĉi tre lingvo-nacio- kaj principmiksa ŝtato jam de longe laboris la fama profesoro sciencisto Masarik, D-ro Beneŝ, Behiny, Ŝtefanek kaj aliaj bohemaj politikistoj. La fiasko de la mondmilito, pli la venko de la mezaj ŝtatoj efektivigis la sonĝon de ĉekoslovakaj politikistoj, propra ŝtato en kiu ili estos regontoj.

En la nova lando, ĉio sukcesis precize per la helpo de la legionistoj, kiuj amase estis troveblaj en blankaj armeoj, de la diversaj “ententaj” landoj precipe en Rusio, do ĉi tiuj bravaj mortigistoj faris sian devon en la nova patrujo, ili estis la ordigistoj. Belaj promesoj sekvis unu la alian de la grandbuŝuloj, kaj ke popolo, tiel ŝajnis, kredis al ili. En Ĉekoslovakio en 1920 estis nur la Ĉsl. Socialdemokrata Partio, iliaj mandatoj estis 74.

Poste el ili fondiĝis la Germ. Soc.-dem. Partio kaj la Komunista Partio; la lasta fondiĝis en 1921.

Hodiaŭ en la ŝtato ekzistas 5 internaciaj lab. partioj:

— paĝo 2 —

SENNACIULO

  1. Ĉekoslovaka Soc.-dem. Partio;
  2. Germana Soc.-dem. Partio;
  3. Hungara Soc.-dem. Partio;
  4. Komunista Partio (sekcio de la III. Internacio);
  5. Sendependa Komunista Partio (oportunistoj).

El la registaraj partioj estas la plej grandaj la 1. Agrara Partio, 2. Ĉeka Popol-Partio, 3. Naciaj Socialistoj, 4. Naciaj Demokratoj, kaj aliaj malgrandaj partioj. Ankoraŭ kiel burĝaj kontraŭuloj estas la 1. Slovaka Partio (Hlinka), 2. Germanaj Naciistoj, 3. Germana Agrara Partio, 4. Germanaj Kruc.-socialistoj, 5. Hungaraj Kruc.-socialistoj k. a. malgrandaj partioj tiel, ke en la unua balotado partoprenis 31 politikaj partioj.

Pro tio, ĉar multe da partioj fondiĝis dum la lastaj 4 jaroj oni tre malfacile povas kompari la evoluon aŭ malevoluon de la diversaj partioj, nin nature nur la laboristaj partioj povas interesi.

Do el ili la Komunista Partio (III. Internacio) akiris la plej grandan sukceson. La soc.-dem. partioj multon perdis el la antaŭaj sukcesoj. Estas urboj, eĉ vilaĝoj, kie la soc.-dem. partioj minimalan baloton ricevis, la tri soc.-dem. partioj nun ne furiozis por la pli bona sukceso, nur la hungara-germana faris tion. Tre bedaŭrinde estas, ke en malgranda lando tiom da internaciaj partioj ekzistas, kaj pro (ĉar nur pro tio) naciaj kaj lingvaj aferoj. (Kie restas la internaciismo??!)

La definitiva rezultato de balotoj por la parlamento kaj senato en Ĉekoslovakio.

Parlamento:

Mandatoj por la parlamento — voĉoj

Mandatoj Partio voĉoj
45 Ĉek. agraruloj 990 498
41 Komunistoj 933 711
31 Ĉek. klerikaloj 691 238
29 Ĉek. soc. dem. 630 894
28 Ĉek. narod. soc. 609 195
24 Germ. bienposed. kaj komerc. 571 198
22 Slovakaj klerikal. 489 027
17 Germ. soc. dem. 411 040
13 Germ. krist. soc. 314 440
13 Ĉek. komercistoj 285 928
14 Ĉek. nac. dem. 284 628
10 Germ. nacional 240 875
7 Germ. nac. soc. 168 278
0 Partio de judoj 98 793
4 Hungar. krist. soc. 98 383
0 Partio de nac. laboro 98 240
1 Aŭtonom. terkult. slovaka ligo 35 674
0 Slovaka nac. part. 35 466
1 Pola popolpartio 29 884
0 Praŝek nac. part. 27 844
0 Okcident-slovakaj kristansoc. 17 285
0 Agrikult. part. juda 16 861
0 Domposedantoj 14 453
0 Germ. liber. social. 11 367
0 Sendepend. kompart. 7 854
0 Orszagos part. hung. 4 512
0 Burĝa part. ĉek. 4 240
0 Germ. krist. kampuloj 2 392
0 Komek. Subkarpata Rus 1 094

Senato:

Partio voĉoj
Agraruloj 841 647
Komunistoj 774 454
Klerikaloj 618 033
Ĉek. soc.-dem. 537 470
Ĉek. socialistoj 516 250
Germ. bienpos. kaj komercistoj 505 597
Slovak. klerikaloj 417 206
Germ. soc.-dem. 363 310
Germ. krist.-soc. 289 055
Ĉek. komercistoj 257 171
Ĉek. nac.-dem. 256 360
Germ. nacional 214 589
Germ. nac.-soc. 139 945
Part. de nac. laboro 87 917
Hungar. krist.-soc. 85 777
Part. de judoj 51 513
Slovaka nac.-partio 31 657
Aŭtonomia terk. slovaka ligo 30 767
Praŝek nac.-part. 29 244
Pola popolpart. 25 746
Kristan. terkultur 17 257
Orszagos. part. hung. 4 050
Komek. subkarp. rus. 1 438

SAT-ano 409

La k-doj kiuj represas ĉi raporton estas petataj sendi po du ekzempl. al mia adreso.

R. Burda, Plzen-Letná 152, Ĉekoslovakio (Eŭropo)

El Litovio

Revoluciulino Ŝmaigauskaite Ana el Vilkaviŝki, kiu estis elektrizita, de policistaro, freneziĝis. Ŝi estis sendita al frenezulejo kaj el frenezulejo hejmen.

Litovaj burĝuloj, liberaloj kaj klerikaloj kune, festis 9. okt. kvinjaran okupacion de Vilno. Tagmeze por unu minuto estis interrompita ĉiuspeca movado. Oni kolektas oferdonojn por “liberigo” de Vilno de poloj (plej bone de polaj burĝuloj, kaj sklavigas litovajn civitanojn). Tiel oni preparigas novan militon.

Pasintan someron Socialista Studenta Asocio de litova universitato volis fari ekskurson al Sovet-Unio. Jam enskribiĝis 30 anoj. Nur oni devis de universitata rektoro ricevi permeson, ĉar al aliaj landoj kelkaj studentaj grupoj jam faradis ekskursojn, do ĉiu opiniis, ke estas permesate ankaŭ al Sovet-Rusio. Sed ĉiuj disreviĝis. Rektoro (pastro) respondis, ke li ne povas permesi ekskurson al Sovetlando, ĉar ne ĉiuj anoj de la Soc. St. Asocio estas samtendencaj. Li postulis nomaron de soc. studentoj samtendencaj kun III. Internacionalo, kaj diris, ke nur al tiuj estos permesata ekskursi al Sovetlando. Soc. Studenta Asocio kontraŭ tiu ĉi malleĝa postulo de rektoro protestis kaj rifuzis fari nomaron de studentoj samtendencaj al III. Internacionalo. Tiel ne povis okazi ekskurso.

Sesan de decembro litova socialdemokrata partio festos la memoron de 1905 revolucio.

“Senn.” estas pli interesa, se estus artikoloj el okcidenta Eŭropo kaj Ameriko pri disvolviĝo de profesiaj unuiĝoj, ĝia historio kaj laboristaj aŭ popolaj universitatoj. (Ni tre salutas ĉi proponon. Red.) Artikoloj, kiel ekzemple pri Daves-plano kaj similaj estos por laboristoj neinteresaj.

4051.

La sanga ekzekuto en Litovio

La malgranda blanka Litovio ne volas resti malantaŭe de aliaj burĝaj landoj uzante teroron kontraŭ laboristoj kaj komencis ilin depafadi. Post la morto de la k-doj Fridman, Engel, Veĉerkoviĉ, Boginski, Tompf, Botvin kaj aliaj la proletaro devas nun enskribi ankoraŭ unu perdon, ankoraŭ unu oferon elŝirita per la sangaj manegoj de ĝia malamiko — burĝaro — 5. horo frue, la 25. oktobro 1925 estis depafita en Kaŭnas k-do Nochim Jubiler.

Arogante la burĝaro detruas ĉiun al kiu ĝi nur jetis suspekton; al ĝi nenion signifas la vivo de laboristo aŭ vilaĝano; ĝi havas nenian riproĉon de la konscienco, kiam ĝia “pravajoĝo” elŝiras junan, florantan vivon el la vicoj de la proletaro.

La 21. septembro estis en Kaŭnas vundita la provokatoro soldato Daugmontas. La atakanto malaperis. En la sama vespero estis arestitaj, laŭ la montro de la provokatoro, la k-do Jubiler kaj ankaŭ tri soldatoj de la 2. infanteria regimento. Nerigardante, ke la tuta kompanio ĉe kiu Jubiler servadis atestis, ke li restis hejme en la tago kaj vespero de la atenco, lin tamen transdonigis al la rapidega juĝo, kiu en la 4. horo de 23. oktobro, elportis al k-do Jubiler mortkondamnon, kiel komuniston. La mortkondamnon ankaŭ konfirmis la militministro pastro Bistras kaj la prezidanto.

La arestitoj por laborista politiko protestante kontraŭ mortkondamnoj proklamis unutagan malsatadon kaj sendis proteston al la ministro-prezidanto, kiu samtempe estas ankaŭ la militministro kontraŭ la sangaj agoj de la reĝaro.

K-do Jubiler estas naskita en 1902 j. en Vilno en laborista familio. El tie li estis devigita en 1916 j. elveturi kune kun siaj gepatroj pro la malsatado, kiu estis en la tempo de la germana okupacio en Vilno kaj loĝadis en Radsiviliŝki, ĝis kiam li estis vokita en la armeon. Li partoprenis en la laborista movado kaj estis energia batalanto. Li serioza kaj fidela, kiel certa heroo, atendis la morton kaj restis trankvila ĝis lia lasta momento.

Antaŭ la mortekzekuto ne estis allasitaj al li lia frato kaj amiko. Eĉ liaj antaŭmortaj leteroj estis detruitaj. Nur unu leteron kiun li puŝis estas trovita, en kiu li montras kiel mortas niaj herooj.

Vane la litova burĝaro volas ektimigi, per mortekzekutoj, la movadon de la laboristoj ili pligrandigos kaj plifortigos iliajn vicojn kaj en la momento de batalado kaj venko la venĝo estos pli dolĉa kaj pli prava. Per la morto de k-do Jubiler, la litovaj laboristoj enskribis en sian memorlibron de perdoj per la klasbatalo ankoraŭ unu sanktan oferon pri la sanga ŝuldo al la burĝaro, kaj ili memorados pri tio ĝis deva momento . . .

Honoru la memoron de k-do Nochim Jubiler, falinta per heroa morto por la laborista movado! Jz. Neretis.

— paĝo 3 —

SENNACIULO

La Sindikatmovado Tutmonda

La internacia sindikatasocio publikigas en sia lasttempe aperinta jarlibro 1925 resumon pri la nombro de la sindikate organizataj laboristoj de la tuta mondo. Samtempe oni publikigas, kiel estas disdonita la tutnombro je la diversaj sindikatdirektoj. Rilate la membraj nombroj de la organizajoj, aliĝintaj al la internacia sindikatasocio, la sekvanta tabelo estas nepre fidinda. De la aliaj sindikatdirektoj ĝenerale la statistiko de la membroj ne ĉiam ĝustas. Ili plej ofte publikigas nombrojn rondigitajn supren. Tiuj bedaŭrindaj mankoj malpliigas la valoron de l’ resumo.

Sindikate organizitaj laboristoj tutmondaj fine de la jaro 1923

Lando Laboristoj organizitaj en sindikatoj entute Internacia Sindikat-Asocio Religiaj Organizacioj Anarĥistaj Organizacioj Komunistaj Organizacioj Aliaj Organizacioj
Anglio 4 328 235 — — — — 1 076 765
Argentino 120 000 — — — — 120 000
Aŭstralio 699 743 — — — — 699 743
Aŭstrio 1 117 192 896 763 79 377 — — 101 500
Belgio 744 998 594 998 150 000 — — —
Brazilio 100 000 — — — — 100 000
Bulgario 49 803 14 803 — — 35 000 —
Ĉekoslovakio 1 504 923 324 179 126 046 — 89 941 747 608
Ĉilio 150 000 — — — 150 000 —
Ĉinio 300 000 — — — — 300 000
Danio 302 904 236 116 — 200 — —
Egiptio 12 000 — — — — 12 000
Estonio 30 000 — — — 25 000 5 000
Finnlando 47 663 — — — — 47 663
Francio 1 395 847 757 847 125 000 — 350 000 163 000
Germanio 9 193 359 6 293 359 1 500 000 100 000 — 1 300 000
Hindio (britia) 300 000 — — — — 300 000
Hindio (nederlanda) 60 000 — — — — 60 000
Hispanio 452 936 210 617 42 319 200 000 — —
Hungario 191 542 176 401 15 141 — — —
Irlando 139 000 — — — — 139 000
Islando 4 000 — — — — 4 000
Italio 2 234 520 234 520 — — — 2 000 000
Japanio 125 551 — — — 6 000 125 551
Jugoslavio 59 692 34 837 800 — — 18 055
Kanado 255 299 127 207 30 000 — — 58 092
Kubo 100 000 — — — 4 000 100 000
Latvio 23 658 12 658 — — — 7 000
Luksemburgo 12 600 12 100 500 — — —
Memel (Libera urbo) 4 047 4 047 — — — —
Meksiko 800 000 800 000 — 7 700 13 800 —
Nederlando 544 900 179 929 151 400 1 800 — 192 071
Norvegio 90 497 — — — — 88 697
Nov-Zelando 80 000 — — — — 80 000
Palestino 10 736 10 736 — — — —
Peruo 25 000 — — — — 25 000
Polio 769 811 369 811 120 000 — — 280 000
Portugalio 50 000 — — — 16 148 50 000
Rumanio 78 206 33 246 — — 4 556 000 [?] 28 812
Rusio 4 556 000 — — 37 000 — —
Svedio 400 022 313 022 — — — 50 000
Svisio 298 901 151 401 14 000 — — 133 500
Sud-Afriko 35 000 10 000 — — — 25 000
Usono 3 600 000 — — — 58 000 3 542 060
kune 36 439 320 16 490 121 2 354 583 404 700 5 245 889 11 980 027

Laŭ tiu ĉi tabelo la sindikate organizitaj laboristoj nombris 36 439 320 je la fino de la jaro 1923. Fine 1922 ili nombris 40 928 610 kaj 1921 eĉ 46 273 132. Sub tiu ĉi perdo suferis ĉiuj landoj kaj direktoj. Kun kelkaj esceptoj la liberaj sindikatoj gvidas en ĉiuj landoj.

Interesa kaj grava estus resumo pri la proporcio de la nombro de la organizataj je la nombro de la entute okupitaj laboristoj. Por tio bedaŭrinde mankas la materialo. Sed la internacia sindikatasocio kalkulis, kiom da organizitoj defalas po 100 enloĝantoj en la unuopaj landoj. Laŭ ĝia kalkulo estas sindikate organizitaj je la tuta loĝantaro:

Lando % Lando % Lando % Lando %
Aŭstrio 17,1 Meksiko 5,8 Kanado 2,9 Jugoslavio 0,5
Germanio 15,3 Italio 5,1 Polio 2,8 Peruo 0,5
Britio 13,3 Luksemburgo 4,7 Memel (libera urbo) 2,7 Rumanio 0,4
Aŭstralio 12,0 Islando 4,2 Estonio 2,7 Sud-Afriko 0,4
Ĉekoslovakio 11,1 Ĉilio 4,0 Hungario 2,4 Brazilio 0,3
Belgio 9,9 Francio 3,6 Hispanio 2,1 Japanio 0,2
Danio 9,3 Kubo 3,5 Latvio 1,5 Hindio (britia) 0,1
Svisio 7,7 Rusio 3,5 Argentino 1,4 Hindio (nederl.) 0,1
Nov-Zelando 7,3 Norvegio 3,4 Finnlando 1,4 Egiptio 0,09
Nederlando 7,3 Usono 3,4 Bulgario 1,0 Ĉinio 0,07
Svedio 6,7 Irlando 3,2 Portugalio 0,8

Laŭ tio la aŭstria popolo scias taksi plej bone la sindikatan movadon. Sed ankaŭ en Aŭstrio multaj gelaboristoj ankoraŭ ne organizis sin. En ĉiuj aliaj landoj, ankaŭ en Germanio, la nombro de la neorganizitoj estas pli granda.

Trad. el germ. gazeto por lignajistoj. (3535)

Letero el Jugoslavio

Malhonorigo de la tombo de proleto Alija Alijagić, kiu en la jaro 1921 faris atencon kaj mortpafis la ministron Droŝkoviĉ, kiu estis baptopatro de eksterordinara leĝo “Leĝo pri la Ŝtatdefendo” pere de kiu al revoluciemaj laboristoj estis nuligitaj ĉiuj rajtoj pri organizado en politiko ankaŭ sindikato kaj kunvenado.

Lia temperamento kaj laborista fiero ne povis toleri la malhonorigon kaj humiligon de la tuta laboranta klaso, per revolvero en la mano li decidis venĝi sian klason kaj rehavigi ĝian rajton, kaj plenumis sian decidon. Li ne sukcesi sin savi, oni kaptis kaj kondamnis lin al morto sur la pendigilo.

Pro heroa faro lia nomo de mizera lignajisto konata nur ĝis tiam en malgranda rondo de siaj egaluloj, fariĝis konata . . . sed ne al ĉiuj sammaniere . . . al ekspluatata klaso ĝi fariĝis multestimata kaj amata.

La laboristjunulara ligo starigis simplan sed grandiozan monumenton, la ekspluatatoj amase venadis kaj alportis florojn al lia tombo, precipe je la tagoj je “ĉiuj sanktuloj” la 1. nov. kiam preskaŭ la tuta anaro de nia urbo iras al la tombejo, por honori siajn parencojn kaj konatulojn. La burĝaro ne povis tion rigardi kviete, ĝin tio multe ĝenis kaj provis ĉiamaniere tion forigi, malpermesadis iri al la tombo, starigadis polican kordonon kaj forpeladis amasojn de ĝi. Tiel okazis antaŭpasint- kaj pasintjare la 1. nov. precipe pasintjare oni pafadis kiel sur la batalkampo, ĉe kiu okazo pereis unu senkulpa laborista vivo. — La teroro seninterrompe daŭras plu en nia mizera kaj nigra lando; la laboristojn oni amase maldungas, la armeo de senlaboruloj ĉiam pligrandiĝas, ilia mizero ĉiutage estas pligranda. Eĉ post la interkonsento de du plej grandaj partioj en nia lando, Radikala kun gvidanto N. Paŝiĉ en Serbio kaj kroata vilaĝan-respublikana partio kies gvidanto S. Radiĉ kapitulaciis antaŭ la nuna kaj submetis sian respublikanismon al la interkonsento — plej granda respublikisto fariĝis dum la nokto monarĥisto. — La du partioj nun regas en nia lando, per krueleco kaj aroganteco, kion antaŭaj registaroj ne kuraĝis fari, ĉi tiuj sen ia ajn opozicio senĝene faros ĉion.

La tombo de nia Alijagiĉ ilin multege ĝenis kaj decidis ĝin forigi, — kaj decidite farite. — La 20. okt. je la 5. horo matene, Zagreba polico kun helpo de iaj soldatoj sen ia ajn antaŭsciigo al iu, sekrete kvazaŭ ŝtelisto elfosis liajn ostojn, forigis ĉiujn signojn de la tombo, la ostojn ŝarĝaŭtomobile forveturis nekonate ien laŭ burĝaj gazetoj al Bosnio, lia naskiĝlando. Pensante la burĝaro forigis ĉiujn signojn de la tombo de Alijagiĉ kaj tiamaniere pensos ĝin forigi el laboristaj koroj, se ĝi vere pensos tiel, ĝi estas stulta kaj per sia stulteco ĝi gratis la signon pli profunden en la korojn de laborantoj ne nur de nia mizera lando sed de la tuta tero.

SAT-ano 302 kaj 1361.

— paĝo 4 —

SENNACIULO

Estonio, la lando de laboristaj procesoj

La famaj estonaj “militjuĝejoj” jam delonge vagadas tra la tuta lando, kaj en ĉiu urbo ili havas “sidejojn”, kie estas kondamnataj multegaj laboristoj. La “juĝejo” nun haltis en Tartu, por anonci “la justan verdikton” al ĉi distriktaj proletoj. Estis aranĝitaj procesoj por kamparanoj, kiujn oni kulpigis pro deputateco en komunumaj deputataroj, pro aprobo de la laborista unuecfronto. Pro tio oni ĉiun kondamnis al 8 jara punlaboro. Tiaj procesoj, kun kelkdekoj da “partoprenantoj” kaj kun la samaj akuzpunktoj, okazadas en ĉiu urbeto kaj komunumo. Oni esploras neniels kulpecon, sed nur kondamnas, kondamnas. La procesoj kun multegaj proletoj daŭras nur plurajn horojn. La plejparto de tiu tempo estas uzata nur por antaŭlego de la “akuzakto”. Ĉiuj paroloj kaj faktoj de la advokatoj kaj atestantoj estas nur vanajo, kiu neniu atentas. Atentataj estas atestoj nur de politik-policanoj!

Sed ne ĉiam estas “juĝataj” nur “malsaĝaj” laboristoj, kamparanoj, sed ankaŭ studentoj, kleruloj. En fino de oktobro okazis aparta proceso por ili en Tartu, kie estis kulpigataj studentoj, anoj de social-filozofa societo ĉe tartua universitato. Inter la aliaj troviĝis kiel “ĉefkrimulo” SAT-ano Roberto Cher.

Ĉiujn oni kulpigis je kontraŭŝtateco, pro aniĝo al estona laborista partio (oni verŝajne volas, ke proletoj aniĝu al burĝaj partioj!), kiu estis oficiale registrita, kaj pro agitado inter la gejunularo por la laborista unuecfronto, krome pro kunlaboro en la social-filozofa societo, kiu estis onidire helpilo por realigi laboristan diktatorecon (kvankam kelkaj profesoroj pruvis, ke ĝi ne estis tia).

Tio estas preskaŭ la tuta kulpigo. La prokuroro, aspekte vera idioto, postulis al ĉiu “kulpulo” ne malpli ol 10 jarojn de punlaboro. Atestantoj-kulpigantoj estis iu ŝtelisto, sesfoje punita de juĝejoj, estro de tartua politika polico kaj iu ĝia agento. La atestantoj parolis nun laŭ agentsciigoj kaj onidiroj, kies verecon neniu povas kontroli. Sed tamen la “juĝanta” generalaro konsideris la sciigojn plej validaj kaj fidindaj.

Atestantoj de la “kulpuloj” estis kelkaj profesoroj kaj studentoj, kiuj ĉiamaniere penis helpi kaj liberigi la “krimulojn”. La atestantoj montris per faktoj ilian senkulpecon, iu profesoro tre kortuŝe petis liberigi ilin. Sed ĉi ĉiuj estis vanaj vortoj, la generalaro konsideris la “atestojn” nur de la politik-policanoj kaj ŝtelistoj.

Post mallongtempa kaftrinkado la generalaro anoncis jam antaŭe pretan kaj ordonitan “verdikton”: 8 jara punlaboro al R. Cher kaj A. Vahtman, al ĉiu alia 6 jara punlaboro kun perdo de ĉiuj (burĝaj) homorajtoj!

Estonaj, ankaŭ alilandaj militjuĝantoj, ne nur ili, sed la tuta kapitalistaro jam antaŭsentas sian baldaŭan pereon kaj tial ili penas ĉiamaniere malfortigi la proletaron, mortigante kaj malliberigante klaskonsciajn laboristojn kaj iliajn gvidantojn. Sed la fiuloj memoru, ke venos la tempo, kiam la nunaj akuzatoj ŝanĝos la rolojn kun la “juĝantoj”! Ne estas malproksime la tempo kiam ĉiulandaj proletoj donas unu al alia la manojn kaj forigas siajn komunajn turmentantojn! Por tio al la tutmonda proletaro forton kaj kuraĝon! Joto.

20. jarjubileo de unuaj Sovetoj

Baldaŭ soveta proletaro festas 20. jarjubileon de unuaj Sovetoj en mondo, fonditaj en jaro 1905. Pro tio mi dezirus konatigi nian SAT-anaron kun ĝia naskiĝo. Sovetoj, kiuj nun regas en nia lando havis siajn antaŭulojn ankoraŭ en jaro 1905. La unua hirundo estis Soveto de laboristaj deputitoj en Ivanovo-Voznesensk, kalkulanta tiam pli ol 60 000 laboristojn. En jaro 1905, en Ivanovo-Voznesensk komenciĝis akra striko. Por ne kapitulacii antaŭ mastroj estis necesa ia “stabo”. Laboristoj elektis por ĉi-celoj soveton, kiu gvidis nur strikon. Ĝi ne estis batala organizajo, celinta esti organo de potenco. Dum oktobra striko en Peterburg (Leningrado) laboristoj de kelkaj uzinoj elektis siajn deputitojn, forminte tiel soveton. Al ili kuniĝis deputitoj de aliaj uzinoj. Kaj tuj naskiĝis similaj, en Tver, Samara, Saratov, Novorosijsk, Rostov, Sebastopol (kie agis, plej parte, milit-maristoj). Estis danĝera momento. Registaro ne havis fortojn por katenigi ĉiujn elektitojn. Peterburga Soveto jam parte fariĝis potenc-organo. Nigrmonarkia organo “Nia Tempo”, kvazaŭ ŝerce, skribis, ke en Rusio ekzistas “du registaroj” — aŭtokrata kaj revolucia; kaj demandis: “se tio-ĉi ne estas revolucio, do kiel ĝi nomiĝas?” Kaj vere soveta estis kiel revolucia registaro. Cara ministro Vitte akceptadis deputitojn de Soveto kun timo. Policistoj tre ĝentile parolis kun ili kaj eĉ iam helpis. Kiam post dispelo de mitingo sur Tub-uzino, deputito ekpostulis permeson por kunveno — policistoj mem… kunvenigadis diskurintajn laboristojn. “Izvestija de Soveto” akurate aperadis. Estis kuriozoj. Matene, kiam devis ĝi aperi, policistoj starigis sin en vicon, dejoris por ricevi freŝan numeron por siaj ĉefoj. Grafo Vitte kaj ministro de mar-aferoj Birilev sendis abonpagon por jaro kun peto regule sendadi al ili “Izvestia’n” kiam ribelinta kronŝtadta maristaro estis juĝita de milit-juĝo, kiu deziris ilin ekzekuti, Soveto deklaris strikon. Kaj laboristoj helpis al ribelintoj. Militjuĝo estis aboliciita¹). Ankaŭ estis aboliciita sieĝa stato en Polio. Tia estis forto de peterburga soveto, kiu kreskis pli kaj pli. Estas nature, ke registaro atendis okazon por detrui ĝin, aŭ almenaŭ, halti naskiĝantan forton. Pro tio, ĝi promesis al soldatoj plibonigon de kazerna vivo, al vilaĝanoj — privilegion. Ili penis, tiamaniere konstrui muron inter vilaĝanoj kun soldatoj kaj laboristoj. Estas interalie interese, ke caraj ministroj, eĉ Nikolao IIa mem ne povis dum striko ien veturi, sendi telegramon; do al komplezoj de sovetaj deputitoj estis ĉio, kaj dum tuta tago. 26an de novembro en ejo de Ekzekutiv-komitato estis arestita ĝia prezidanto Ĥrustalev-Nosarj. Tuta korto kaj ŝtuparoj estis plenaj de policistoj. Aresto de Ĥrustalev faris panikon en Soveto, sed baldaŭ estis elektita nova prezidanto L. Trockij, kiu vokis al armita ribelo. 3an decembron kunvenejo de Soveto estis ĉirkaŭita de polico kaj soldataro. Policistoj eniris ejon. La lerteco de k-do Trockij, kiu proponis al ĉefo de polico ne malhelpi al kunveno; devigis foriri ĉiujn policistojn. Sed ne por longe, ĉar baldaŭ ili eniris denove. Soveto estis arestita. Dum juĝado ĉiuj arestitoj tenis sin tre kuraĝe. K-do Trockij en sia parolo “purigis” kruelan registaron. 13 homoj estis ekzilitaj, inter ili Ĥrustalev-Nosarj, Trockij. Ĉiuj sovetoj estis detruitaj. Sed detruinte ilin en jaro 1905, burĝa, kaj cara registaro ne povis mortigi revolucian spiriton de laboristoj. Kaj pro tio en jaro 1917 Sovetoj aperis denove por vivi eterne.

Kompilis I. Avrunin (1122).

¹) Nuligita.

Burĝa libereco

Ĉi-sube dokumento, kiu tre klare prezentas al ni la esencon de burĝa “demokratio”.

Letero mallongigita:

  1. sept. 1925

Kara k-do!

Mi jam antaŭ semajno ricevis vian sendajon de gazetoj. Koran dankon pro ili! Nur ion sufiĉe gravan mi devas rakonti al vi. Nome, mi ne ricevis la gazetojn rekte el poŝto. Iu k-do transdonis ilin al mi, rakontis: Neniu ruslingva presajo estas enirebla en Estonion. Tia estas la ordono al ĉiuj poŝtoficistoj. Ĉiuj presajoj, venantaj el Sovetio, estu cenzuritaj kaj nenio eĉ iomete suspektinda estu tralasita. La ricevontoj de ili estu notitaj “en la nigran nomaron” kaj ve al ili! Li ne povis kompreni, kiel la pakajo estis traglitinta sen malfermado. Li opinis tion ebla nur pro tio, ke la adreso estis skribita esp-lingve, simile al estona lingvo kaj tial eble la pakajo estis opiniata enlanda. Kaj la k-do longe admonis min ne fari duan provon por ricevi el Sovetio ion, se mi ne volas perdi la vivon. Tiuokaze mi ankoraŭ feliĉe saviĝis, jen kion mi devas aŭdi pri mia „kara patrujo”! Do mi petas ankaŭ vin, estu zorgema je uzado de mia nomo kaj sendu al mi plu nenion presitan.

Estonia esperkoro.

La plej bona pruvo de neceseco de SAT-laboro estas tio, ke burĝaro nin jam timas kaj nin persekutas. Sed ni “fosu nian sulkon.” P. Kirjuŝin SAT-ano 4425.

— paĝo 5 —

Yrjö Mäkelin

Al memoro de plej fama klasbatalanto en Finnlando

Jaŭdon 18. septembro 1925 estis pasintaj du jaroj, kiam laboristan popolon en Finnlando trafis peza funebra sciigo. Unu el ties plej famaj batalantoj, ties plej amataj filoj estis forprenita pro morto.

Tiu ĉi frapo estis sentata kiel dekoble peza pro tio, ĉar dum sama tempo ŝvebis plej nigra nubo sur batalanta laborista popolo. Viroj kaj virinoj el unua vico estis centoble trenitaj en malliberejajn ĉelojn, laboristaj gazetoj estis malpermesitaj, presejoj fermitaj. Ĉiuloke regis senespero kaj tuta movado estis haltita.

Kiel nura konsilo en brustoj de laboristaro restis espero pri pli bonaj tempoj. Oni esperis, ke justeco estus tute evitinta perforton. Sian plej grandan esperon forlasita laboristaro havas en tio, ke ties plej bonaj filoj denove estus liberigitaj, kaj ke iliaj katenoj eliĝus, en kiuj laboristaro estas katenigita.

Centoj, miloj estas antaŭ li mortintaj la saman morton. Sed ili ĉiuj havis sian kontentigon, ke ĉe ili estis siaj plej amatoj por konsoli, firmigi kaj subteni la heroojn dum okazo de la lasta batalo. Li mortis sole arestita, senhelpa, sen konsolo kaj subteno. Ĉirkaŭ li estas nur liaj gardistoj, kiuj lin nek konsolas nek subtenas. Kaj li diris: “Mi soifas”; kaj soldatoj prenis spongon malsekigis ĝin per vinagro intermiksita per vino kaj mokante donis ĝin al li.

Mäkelin mortis sed inter ni, li vivas por ĉiam!

Elfinnigis Vojaĝemulo.

DISKUTEJO

Prostituado en Leningrado

(Ruĝa Vespera Gazeto n-o 258; 23. okt. 1925 Interparolo kun gubernia submilicestro, k-do Ŝugalskij)

— La revolucio forbalais la ofendigan kutimon registradi virinojn, kiuj sin okupas per prostituiĝo. Ekzistas ĉe ni neniaj flavaj biletoj, forestas deviga registrado. Pro prostituiĝado ni ne punas, ni persekutas leĝe nur la virinojn, kiuj aroge sin proponas surstrate aŭ diboĉas en restoracioj.

Bordeloj: Ni obstine luktas kontraŭ ĉiaj fi-nestoj, plej severe punante pro allaso de prostituado. De unua aprilo nunjara milico revizis 159 hotelojn. En 53 okazoj la hotelmastroj estis metitaj antaŭ tribunalo, kelkaj hoteloj estas fermitaj. Dum tiaj vizitoj ni bezonas ofte uzi militan ruzon. Estas konstatite, ke la hotelmastroj kontaktas inter si. Dum nia nokta revizo al iu hotelo la hotelmastro telefonas al ceteraj, ke venis milico. Al niaj noktaj revizoj oni kutimis kaj la aĉa agado estis plenumata tage. Malgraŭ tio severaj rimedoj efikis kaj nuntempe la ekzistantaj reguloj preskaŭ ne estas rompataj¹).

¹) Laŭregule en hoteloj rajtas nokti nur alveturintoj, — ne lokaj loĝantoj.

Parigado: Same ni luktas kontraŭ ĉiaj specoj de kuplado. La komercon per homa varo ni devas elradikigi. Vere, ĉi-rilate necesas singardemo. Tiel unukaze oni juĝis kaleŝiston, kiu venigis veturantojn al bordelo laŭ ilia peto. Li estis enkarcerigita, sed La Supera Tribunalo nuligis la verdikton, trovinte, ke la ago de l’ kaleŝisto ne estas krima.

Allokiĝado de prostituistinoj: Prostituistinoj ordinare allokiĝas al iu restoracio. Prostituistinoj pogrupe havas sian ĉiam vizitatan restoracion, kaj observas, ke novulinoj ne vizitadu ĝin sen la grupa konsento. Nokte je la 12 la prostituistinoj venas al sia loko, kaj atendas inviton al la tablo. Se ili kondutas konvene ne proponante trudeme siajn servojn ne ebriiĝante — ni ne tuŝas ilin. Uzado de izolaj knabinetoj por malĉastado estas severe malpermesita. Depende de grado de restoracio kaj ĝia starloko — la prostituistinoj sin vestas diverse. En plibonaj restoracioj ili surmetas ĉapelojn, ĉe la flankaj stratoj ili portas kaptukojn. Straten la prostituistinoj same eliras laŭgrade. Pli beletaj kaj pli bone vestitaj iras ĉef-stratojn, pli simple vestitaj serĉas mallumon.

Nokta rifuĝejo: Sur la strato Rasstannaja estas nokta rifuĝejo por virinoj. Tre multaj prostituistinoj, ne havante konstantan loĝangulon ĉiutage iras ĉi-rifuĉejon. Tage ili dormas, kaj vespere eliras straten. Se iu el la rifuĝejaninoj malsaniĝas — la ceteraj prostituistinoj helpas ŝin. Ordinare kelkaj prostituistinoj “kreditas” kamaradinon antaŭe taksinte ŝian havaĵon. Oni taksas ŝian palton je 40 rubloj, kaj provizas la malprosperulinon per manĝaĵo kaj mono je ĉi-sumo. Post elĉerpiĝo de kredito je palto, la palto estas vendata, kaj la kredito estas daŭrigata je kosto de ŝuoj kaj de cetera vesto. Ne malofte en la rifuĝejo estas renkonteblaj virinoj, ne havantaj kion survesti por eliri eksteren. Ĝis kiam oni ne helpos ŝin — ŝi loĝas tie senelire.

Kiel lukti kontraŭ prostituado? Mi opinias, ke komparadi prostituistinojn kun socie-danĝera elemento estas dube praktika afero kaj apenaŭ ebla. Se ni ekzilados prostituistinojn, ni tiamaniere liberigos lokojn por novaj. Krome ĉu estas utile purigadi unu urbon de prostituistinoj por plenigadi per ili aliajn loĝatajn lokojn? La lukto estas plenumenda tute aliel. Ĉi-okaze necesas ne devigo aŭ ekzilo sed kulturkleriga agado kaj plibonigo de l’ socia stato de virinoj.

Strangas la lasta rimarko pri plibonigo de socia stato de virinoj en Sovetio. Ja la virino ĉe ni estas plene protektata en ĉiuj rilatoj. Legu almenaŭ: Senn. n-o 25 “Socia asekuro en USSR”; Senn. n-o 1 (5[?]) “Kiu devas eduki infanojn?” K-do Ŝugalskij forgesas, ke la ĉefa kaŭzo de kontraŭvola sed deviga korpa sinvendado kaj de morala memmortigo de virinoj estas senlaboreco kaj ties ido — la malsato.

SAT-ano.

RADIO

Kongreso de Radio-Amatoroj en Sovetio

En januaro de 1926 en Moskvo estas projektata tutsovetia kongreso de Radio-amatoroj. La Asocio de radio-amatoroj, kiu simpatie rilatas al Esperanto ĝenerale, decidis utiligi praktike Esperanton por larĝe informi per ĝi pri la kongreso kaj inviti alilandajn societojn de laboristaj radio-amatoroj sendi siajn reprezentantojn por la kongreso.

Per tiu ĉi noto ni atentigas ĉiulandajn laboristajn radio-amatorojn, ke ili proponu al siaj societoj sendi reprezentantojn al la kongreso, dezirinde povantajn paroli esperantlingve. Moskvaj SAT-anoj priservos la alvenontajn kamaradojn per tradukado dum la tuta restado ilia en Moskvo.

Precipe tion atentu kamaradoj el Germanio, kiuj jam havas Radio-asocion (klubon) laboristan. Ilia alveno al la kongreso helpus al ni plifortigi la varbadon inter radio-amatoroj.

Eble necesas noti, ke la nomita Tutsovetia Asocio de Radio-amatoroj jam nun ne rifuzas uzi Esperanton: eĉ ĝia surstrata ŝildo estas krom ruslingva, ankaŭ esperantlingva.

Interesiĝantoj sin turnu rekte al la asocio (O-vo Druzej Radio, Moskvo, Nikolskaja), skribante esperantlingve, sed nepre indikante, ke la letero estas redaktita en Esperanto.

G. D.

Radio dum laborista demonstrado

Dum la laborista demonstrado okaze de la oka datreveno de la oktobra revolucio, okazinta en Moskvo la 7. novembro estis bone priservata de radiotelefono.

Sur la maŭzoleo de Lenin, sur Ruĝa Placo, kie ordinare staras la politikaj ĉefoj kaj gvidantoj dum demonstrado, estis muntita la megafono, akceptinta ĉiujn sonojn de la demonstrado kaj transdoninta ilin al la centra radiotelefona stacio (je la nomo de Komintern). La lasta disaŭdigis ilin tra la tuta lando.

Speciale en Moskvo estis sur multaj placoj muntitaj laŭtparoliloj, krome laŭtparoliloj estis muntitaj sur aŭtomobiloj, veturintaj kune kun la taĉmentoj de la demonstrantoj. Kaj jen la salutkrioj, la muzikludo, la paroladoj, okazintaj sur la Ruĝa Placo, estis dum la tuta tempo laŭte reproduktataj tra la tuta urbo, samkiel per radio-akceptiloj ili estis aŭdeblaj en la tuta lando. Do, estinte je 1000 kilometroj de Moskvo, oni povis tiamaniere kvazaŭ ĉeesti la moskvan demonstradon.

Antaŭvespere similmaniere tra la tuta lando estis disaŭdigata la solena kunsido de moskva Soveto.

G. D.

— paĝo 6 —

La unua Radioekspozicio

La 22.—28. oktobro la loka grupo Dresden de la Lab. Radioklubo aranĝis la unuan Radioekspozicion en la popoldomo, kie ankaŭ nia lingvo profitis helpe de la ĥemnitzaj gek.-doj. Ĉiujn, kiuj trovas intereson, mi petas akompani min tra la ekspoziciejo. Ĉe la enirejo ni ekvidas la memfaritajn ricevilojn kaj ties erojn de la klubanoj; de la plej simpla detektoraparato ĝis la plej bonaj kaj vere artefaritaj lampricevilegoj. Apude, la Lab. Radioklubo tre dankinde disponis al la Lab. Esp.-istoj sufiĉe grandan propagandejon. Mezeŭropa karto, montrante la sendstaciojn pendis je la muro, apude div. afiŝoj ekz. la internacia Radio signo: Verda stelo kun ruĝo fulmo, la semajna esp. Radioprogramo, la nombroj de la esp. paroladoj kaj kursoj per Radio la nomoj de la Radiogazetoj, kiuj apogas E., la rezolucio de la I. Radio-amatorkongreso Paris. Inter la afiŝoj pendis multege da il. P. K. fremdlandaj; sur la tablo kuŝis Radiogazetoj el Usono, Argentino, Svedio, Belgio, Aŭstrio, Irlando, Anglio, Italio, Nederlando, Hungario kaj Germanio.

Bedaŭre, nur du propagandadis daŭre, disdoninte pli ol mil da flugfolioj.

Nun, pli ol 2600 personoj vizitis la ekspozicion, kaj multaj ekinteresis pri Esp-o.

Dankon ankaŭ ĉi-loke al la ĥemnitzaj Lab. Esp. grupo kaj Lab. Rad. klubo por la kunhelpo.

Subskr. A., trad. Mfo.

Sciigoj el Britio

  1. Profito el ŝtatentrepreno. Dum 1912 ĝis 1925 la ŝtatpoŝtservo Brita donis profiton al la kanceliero je £ 44 000 000. La poŝtlaboristoj petas pli bonan salajron sed kredeble la kapitalistoj pli sukcese petos malaltigon de tarifo.

  2. La firmao de J. P. Coats & Ko. — la fama kotonfadena trusto — ricevis en jaro jus finita profitojn £ 3 655 699. Danke al monopolo tiu familio enhavis 8 milionulojn.

  3. Jen la statistiko pri koopertivo Brita en jaro 1924:

Anoj 4 662 795 (+ en 1924 100 000) Vendoj £ 176 561 602 (+ en 1924 £ 10 000 000) Salajroj „ 17 777 315 (+ en 1924 „ 500 000)

Amikaj leteroj

2. Pri kelkaj scienculaj deklaroj

Mia unua letero venigis al mi riproĉojn, nome — kial mi parolis en ĝi malŝate pri scienculoj kaj kial mi tuŝis, ataketis Idon.

Eble mi kulpas, eble mi ne devis tuŝi scienculojn, ankaŭ Idon. Sed mi estas devigita refoje tion fari, ĉar estus granda peko malatenti tion, kion diras scienculoj mem.

Inter la membroj de Sovetia Scienc-Akademio estas lingvisto N. Marr, kiu lastatempe sufiĉe ofte pritraktas la temojn pri lingvo internacia.

Li sin malkaŝe konfesas adepto ne nur de lingvo internacia, sed eĉ de lingvo universala:

“Ĉiutage kreskas la bezono de homaro pri komuna lingvo, pri unu komuna mondlingvo . . .

La nova scienco pri homa parolo ne povas pasive rilati al tiu, de ĝi mem fiksata teoria tezo, ke la homaro evoluas de multlingveco al unulingveco . . .

La estonta unueca, universe esprimpova, lingvo — estas senevita postulo de la estonta senklasa kaj sennacieca unueca komunhoma socio.”

Vi vidas eĉ, ke li rekonas la historian seneviton de unu komuna lingvo. Tial estas precipe interese aŭdi lian opinion pri la vojoj, per kiuj la homaro venos al tiu ĉi unulingveco. Evidentiĝas, ke N. Marr samopinias kun ni, ke neniu el lingvoj naturaj povas fariĝi tiu estonta komuna mondlingvo (mi citas el lia artikolo en gazeto “Ogonjok”, kaj el lia broŝuro “La ĉefaj atingoj de jafeta teorio”:

“Apartaj lingvoj, kiom ajn ili estu imperialisme disvastigataj, neniam fariĝos tiu estonta unueca lingvo. Falis ĉiuj antaŭe estintaj mondlingvoj, falos ankaŭ ĉiuj nun florantaj aŭ proksimiĝantaj al plena disfloro, grandaj kaj malgrandaj, laŭ la nombro de parolantaj en ili hom-amasoj, lingvoj, sendepende ĉu ili estas kreaĵoj de superaj soci-tavoloj, ĉu pli potencaj produktaĵoj de la amasoj mem.”

Evidentiĝas ankaŭ, ke la akademiano rekonas certagradan artefaritecon de la estonta mondlingvo:

“Konceptinte la bezonon (pri mondlingvo) kaj ekposedinte la sciencan teknikon de lingvo-estiĝo kaj de lingvo-evoluo, la homaro celos, se ne krei sendepende tian perfektan unuecan lingvon de l’ homaro, do akceli plirapidigon kaj ĝustan evoluvojon en la procedo de la samdirekta senevita kreado de amasoj en la ekzistantaj lingvoj mem”.

Se estas tiel, se la homa prudento devas enmiksiĝi en la kreiĝo-procedon de mondlingvo, kion do konkrete faras tiurilate la scienco, tiu koncentraĵo de homa mensagado, de homa prudento?

“La scienco tiurilate donas al ni neniun certan respondon, krom ke nur iufoje oni proponas reveni al latina lingvo” — — malĝoje respondas la scienculo N. Marr mem!

Eble, mia riproĉema leganto, por vi nun estas ankoraŭ pli klara tiu abismo inter scienculoj kaj vastaj laborulaj amasoj, kiun mi montris en mia antaŭa letero? Se ne tute, do permesu citi ankoraŭ paron da linioj el la sama aŭtoro:

“La vivo certe ne atendas kaj aperas diversaj surogatoj, simile al Esperanto, Ido, ktp.”

Pardonu, leganto — ne mi tuŝas, ne mi ataketas Idon! La akademiano, la scienculo-lingvisto konsideras la “science-perfektigitan” sama surogato, kiel Esperanto . . .

Ke la akademiano nomas surogato ankaŭ Esperanton — ni ne ofendiĝas, ĉu jes? Ni ja ne pretendas kaj ne asertas “sciencecon” en nia lingvo, ni zorgas kaj celas nur, ke nia lingvo servu al niaj bezonoj, ke nian lingvon uzu la amasoj, ĉar ĝuste dum la amasa uzado efektiviĝas la kreoprocedo de l’ estonta mondlingvo, ĉar ĝuste per tiu vojo de la amasa lingvo-uzado ni akcelas la senevitan historian procedon.

Kial gravas tiu lingvouzado — tion montras alia scienculo, germaniano Karl Vossler. Sed, por ne tro longigi la hodiaŭan skribaĵon, permesu reveni al li en la proksimfoja letero.

Mi ne dezirus fini ĉi leteron, ne dirinte kelkajn vortojn pri la afero persona: ŝajnas al mi, ke ne plu necesas kaŝi sin per pseŭdonomo, des pli formita el hazarda geografia nomo . . . Ja estas pli simple, kaj eble ankaŭ pli sincere, pli honeste subskribi ĉiam senkaŝe per la pli esprimkapabla sia propra nomo —

VOLDETERO.

Urboj sub akvo

Ŝipestro de Kaspia komercŝiparo k-do Ataev, kondukante vaporŝipon el Persio en Baku’on, ŝanĝis ordinaran kurson kaj laŭiris la finiĝon de Ŝiĥovaja terlongo. La profundmezurilo donadis eksterordinarajn montrojn: profundo ĉiam kaj tre ŝanĝiĝis farante impresojn de saltoj.

Okazis, ke vaporŝipo superiris urbon nun enmarigitan en akvoj de Kaspio. En sufiĉe malprofundaj lokoj estis klare videblaj stratoj de urbo de azia arĥitekturo.

Kiel rakontas ĉi-tieaj fiŝkaptistoj, similaj subakvaj urboj renkontiĝas ankaŭ en aliaj lokoj de kaspia maro. Dum senbrua vetero suna oni povas vidi restaĵojn de urbo, kiu troviĝas apud “banka” (malprofundo ŝtona) de Ignatjev. Antikva nomo de ĉi-urbo estas Ĥarabaŝeger. Sur marfundo ĝis nun konserviĝis ŝosea vojo, kiu komenciĝas ĉe Baku’a fortikaĵo, poste iras sub akvo al Bailov’a promontaro, denove superteriĝas kaj apud Ŝiĥovaja vilaĝo surfundiĝas en kaspia maro.

Ĉi-tiea sciencularo opinias, ke urboj submarĝis pro granda tertremo okazinta antaŭ pluraj jarcentoj.

El “Izvestija” (n-o 247, okt.) elrusigis Andreo Sidorov (5458), Rostov s. Don.

For, multepezaj katenoj

Sur la piedoj de proletaj amasoj pendas katenoj de l’ diverslingveco.

Kiam antaŭ nelonge en Sovet-Unio gastis la unuaj laboristaj delegacioj el Germanio kaj Svedio, en la raportoj de ĉiuj sovetaj gazetoj tre ofte oni povis legi pri tio, kiel en diversaj fabrikoj, uzinoj — renkontiĝis la fratoj laŭ klasaj celo kaj batalo . . . Belega, neforgesebla, historia — momento de l’ renkontiĝo, pri kiu ĉiuj klaskonsciaj laboristoj revis jam dum kelkaj jaroj.

— paĝo 7 —

Kaj nun, fin-fine, ni renkontiĝis . . .

Ni havas multon, por demandi unu la alian.

Ni havas multon, por rakonti unu al la alia.

Sed la katenoj . . . tradukantoj ne povas disrompi ilin!

La plej bonan kampon por disvastiĝo kaj apliko de Esp-o ni havas ĉi-tie. Flanke de registaro, de sindikatoj, de partiaj institucioj k. a. ni renkontas kunsenton kaj tre ofte aktivan subtenon.

Kaj tamen, laboristaj amasoj ankoraŭ tro malmulte konas kaj komprenas nian movadon.

Rigardu geografian karton. Multaj urbetoj kaj vilaĝoj. Kaj multaj el ili tute ne havas esperantistojn . . . Aliaj havas nur po unu — du SAT-anojn.

Ĉe ni ĉiu fabriko, uzino, laborejo havas sian murgazeton. Ĝin kreas laboristoj, kaj ĝi respegulas ilian vivon. Do, se ĉiu murgazeto havas anguleton de eksterlandaj komunikoj, se ĝi havos kelkajn eksterlandajn laboristajn korespondantojn, ĉu tio ne estos bona sukceso en nia fronto — per kaj por esperanta?

En Kievo ĉe gazeto de laborista junularo “Juna Proleto” ĉi-somere ni havis viglan interŝanĝon kun laboristoj de multaj landoj. Iliaj leteroj estis presitaj en “J. Pr.” kaj tre ekinteresis kievajn laboristojn.

Kiel oni jam scias, multe al ni helpis k-doj Esp-istoj delegitoj. La leteroj de eksterlandaj k-doj dume ludu ankaŭ la rolon de tiuj delegitoj . . .

Do, SAT-anoj, sendu al niaj laboristoj postulojn, por ke ili en la plej proksima tempo disrompu la multepezajn katenojn . . .

Niaj multenombraj sekvontaj renkontiĝoj estu sen tradukanto.

B. Egers (4544).

KRONIKO

Jugoslavio

Split. Ĉi-tiea Esp. Klubo malfermis kurson por geurbanoj, sed ĉi-jare enskribiĝis nur gelaboristoj.

Estonte, ke ne estas eble aparte gvidi la kurson por gelaboristoj nek fondi iun-ajn lab. societon nek SAT-grupon, ni estas devigataj kunlabori kun LEA, kiu tamen konsistas el 80 % de laboristaro.

La kurso estas gvidata por 40 enskribiĝintoj de nia fervora k-do M. A., kiu samtempe edukas ilin sennaciece.

Ĉi-jare ŝajnas konspiro kontraŭ nia movado. Ne sufiĉis multnombraj atakoj kontraŭ esp. movado parte de policistaro kaj ĝendarmoj, sed ĉi-jare oni malpermesis al ni gvidi la kurson en ŝtataj ejoj dediĉitaj por popolklerigado.

La laboristaro estas ĉiuflanke ege persekutata. Multaj k-doj estas enkarcerigitaj, kaj inter ili troviĝos ankaŭ esp-istoj kaj SAT-anoj; sed ankaŭ multaj forkuris trans la “landlimo” pro terura persekutado kaj por eviti kondamnon de 20 jara malliberejo.

Adriatikuloj.

Sovet-Unio

Dolinskaja. En la tago de la oka datreveno de oktobra revolucio dolinskaj SEU-anoj partoprenis ĝeneralan manifestadon sub sia propra standardo. Dum la mitingo sur la placo estis farita granda salutparolado en Esperanto kun la postsekva rusa traduko. La parolado treege ekinteresis la ĉeestintajn laboristojn kaj vilaĝanojn pri nia movado. Gvidinta la mitingon rajtigito de krivo-roga distrikta partia komitato promesis propagandi Esperanton inter la partiaj rondoj, de urbo Krivoj Rog.

En la sama tago aperis kvina numero de murgazeto “Esperanto”.

Kievo. La 6. novembro en bibliotekejo de Instruista Sindikato k-do Egers raportis pri Esperanto. Sekve de l’ raporto nova grupo ŝajnas esti fondota.

La 7., 8. kaj 9. novembro tra la stratoj oni disdonis kvin mil propagandilojn kun adreso de lokaj ŝtataj Esperanto-kursoj.

728

Kojdanovo. Rajona (subdistrikta) komitato de kom. junularo organizis specialan komisionon por interligo kun eksterlandaj organizaĵoj de junularo. En siaj interrilatoj kun eksterlando komisiono estos uzanta nun internacian lingvon, kiun jam lernas multaj komitatanoj.

Ĉiuj eksterlandaj organizaĵoj de kom-junularo estas petataj kun ili kunligiĝi per sendado de priskriboj pri sia vivo kaj laboro. Skribu laŭ adreso: Sovet-Unio, Blankrusio, Kojdanovo — apud Minsk, rajkom. komsomola.

Komisiono al ĉiuj nepre respondos kaj tiam kunligo de junuloj-samcelanoj estos starigita.

P. Kirjuŝin

Kozelsko, Kaluja gub. En loka Kom-Prof-Klubo malfermiĝis nova kurso kun 35 partoprenantoj laŭ rekta metodo. Jam dum la unua leciono gelernantoj sukcese kantis la rekantaĵon de “Internacionalo”, kio tre inspiris ilin.

A. Istratov, 3583

Tra la historia Limo

Sokolov

(Ekonomia kaj politika situacio de Mez-Azio en estinto kaj estanto.)

(Fino.)

En pli longtempa parto de jaro forestas atmosferaj akvaj fundaĵoj kaj potenco de fundaĵoj, meze de l’ jaro estas malpli ol en Saĥaro, sed meza, jara temperaturo estas pli alta, ol en ĝi. Sen farata akvumo nenio kreskas, profitdona tero de Mez-Azio nenion kreskigas. Akvumado kaj akvo — fundamento de mastrumado en lando. Kie estas akvo — tie belega, preskaŭ tropika kreskaĵo, tie vivo fontanas, tie disvolviĝanta agrikulturo, sed apude — senborda seka stepo aŭ dezerto. Akvigaj konstruaĵoj — tia fundamento de agrikulturo, — estis rompitaj dum batalo de jaro 14—21. Tial — ĝis batalo estis 4 600 000 desjatinoj (1 desjatino = 1,09 da hektaroj) akumite, ĝis regna dislimigo — 3 500 000, post ĝi — 4 600 000, kaj fininte akvumadojn, konstruaĵoj farataj nuntempe (almeto en novan kuŝejon riveron Amu-Darjio [Oxus], kaj aliaj konstruaĵoj), akvumita areo pligrandiĝos ĝis 7 500 000 d., t. e. preskaŭ duoble ol antaŭe. En Mez-Azio loĝas nur 10 000 000 homoj. Oni estas — uzbekoj, kirgizoj, turkmenoj, araboj, taĝikoj, persoj, hindoj, ĉinoj, nigra-kirkizoj kaj eŭropanoj. Ĉiuj loĝas en oazoj inter montspinoj kaj dezertoj, kaj estas precipe kamparanoj. Inter respublikoj, fariĝintaj laŭ rezulto de nacilimigo, loĝantaro dividiĝas proksimume tiel:

Uzbekistan Karakigizstan¹)
en urboj 10 % 23 %
en vilaĝoj 81 % 77 %
Turkmenstan Kirgizio Taĝikistan
en urboj 12 % 15 % 5 %
en vilaĝoj 88 % 85 % 95 %

Agrikulturo, tiamaniere, estas fundamenta produkta forto en ekonomio de Mez-Azio. Akvumado kaj varma klimato povebligas kreskigi altkulturajn kreskaĵojn, — kotonon papavon ktp., apudmontaj lokoj permesas senakvume kulturigi herbon. Montoj kaj valoj estas kovrataj de diversaj praarbaroj — de pistakaj, fruktaj kaj vinberejaj arbaroj naturaj — en sudo ĝis nordo sovaĝa pino kaj alpa kreskaĵo apud ĉeneĝa linio. Kotonaj plantejoj, fruktaj ĝardenoj kaj vinberejoj — jen kutima tipo de kamparaj mastraĵoj, sed ankaŭ grandan signifon por ekonomio havas brutedukado, multe disvolviĝanta en Mez-Azio. Oni bredas ŝafojn, kamelojn, ĉevalojn ktp. Mez-Azio, riĉe havanta utilajn mineralojn, distribuatajn en tuta lando, havas poveblecon poste plimultigi industrian produktadon kaj tie kaj tien-ĉi komencatan en la nove formitaj respublikoj. Konstruado de novaj, valoraj por ekonomio fervojoj (Taŝkent— Aŭlic Ata — Piŝpek 1924), plibonigo de vojoj ĝenerale, kaj fortigo de interligo — aera komunikvojoj, radio, novaj fervojoj, donis poveblecon por granda komerca trafiko kaj plifortigis vivecan fluetan por norma ekonomia vivo de Mez-Azio. La komercado estas unu — duoble pli forta ol en cara Azio. Revolucio por agrikulturo, anstataŭigo de antikvaj manieroj de terplugado per antaŭa mez-azia ilo “omaĉ”, per traktoro, ĝenerala agronoma helpo, ĉiutage pligrandiĝanta civilizada produktada forteco el loĝantoj, popoloj (universitatoj de Mez-Azio havas 50 % enloĝantajn studentojn) sendube plimultigas riĉecon de produkta forto, respublikoj kaj donas bazon movigi industrion kaj agrikulturon de Mez-Azio antaŭen kaj antaŭen. Tiel, ŝtono post ŝtono konstruiĝas liberaj respublikoj, post estinta sklavigita per imperialisma oriento.

¹) Lando de nigrokirgizoj valora laŭ kirgizlingvo nigra.

— paĝo 8 —

Minsk. Loka profesia ĵurnalo “profesia movado de Blankrusio”, presita plejparte blankruslingve, apartigis specialan “internacian paĝon”, kie regule aperas rusen aŭ blankrusen tradukitaj artikoloj, alvenintaj el eksterlando.

Redakcio ĉiam en piednotoj klarigas, ke ĉi artikoloj pri laborista movado en eksterlando, estas ricevitaj per Esperanto, kun helpo de fako de l’ internacia laborista interligo de Blankrusia SEU-centra oficejo.

Slobodskoj. Antaŭ nelonge estis farita raporto per k-do Flejs pri la kunveno de loka organizaĵo “I. R. H.”. “Internacia Ruĝa Helpo kaj Esperanto”. Nun tie-ĉi funkcias kursoj de Esperanto nur el anoj de I. R. H. Deziras ellerni Esperanton pli ol 300 k-doj.

E.

Smolensk. Antaŭ la milito en Smolensk ekzistis bona esp. societo. Sed dum la milito esp. laboro en urbo tute forestis.

Nun la movado komenciĝas plivigliĝi. En Smolensk estas 4 membroj de SAT kaj 5 membroj de SEU, kiuj finfine traboris la ĉirkaŭantan mokemon. Unua rondeto estis fondita ĉe loka universitato.

Post alveturo de l’ ĉeĥo-slovaka laborista delegacio, kiam lokaj esperantistoj estis tradukantoj inter delegitaro kaj smolenska laboristaro, la gubernia prof-unuiĝa konsilantaro decidis helpi al ni. Estas fonditaj kvar rondetoj ĉe lab. kaj kom.-junulunuiĝa klubejo, en kiujn jam enskribiĝis pli ol 100 k-doj. Dum proksimaj tagoj la rondetoj komencos labori.

El loka gazeto estas presigitaj 4 pri-esperantaj artikoloj.

  1. novembro estos organiza kunveno de l’ smolenska esp-istaro, dum kiu oni intencas fondi lokajn grupojn de SEU kaj SAT.

Alilanda esp-istaro estas petata helpi al la renaskiĝanta movado, sendante leterojn pri ilia vivo por niaj rondetanoj laŭ la adreso: Sovet-Unio, Smolensk, Socialistiĉeskaja strato 3, redaktejo de l’ gazeto “krasnoarmejskaja Pravda”, al R. B. Nikolskij.

RECENZEJO

Libroj

Lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj. Eldonejo: Государственное издательство Украины. Formato 20 × 12½ cm., 116 pĝ., Prezo 0,75 rubl.

Salutinda estas la eldono de tiu ĉi lernolibro. En dek lecionoj estas prezentata la tuta esp.-gramatiko kun la necesaj klarigoj. La lasta parto konsistas el vortaro esp.-rusa. En la sepa leciono oni citas SAT kaj ĝiajn organojn. Krom kelkaj preseraroj la libro estas bone kompilita. Preso kaj papero bonega.

Lernolibro de Esperanto por hungarlingvanoj. Eldonejo: Magyarországi Eszperantista Munkások, Márton-u. 28, Budapest, IX. Formato: 15 × 11 cm., 96 pĝ., Prezo ne montrita. Tiu ĉi lernolibro enhavas 12 lecionojn. La lasta parto enhavas tri kliŝojn el “Cours Rationel”. Papero bona, preso malbona, ankaŭ div. preseraroj enŝteliĝis. En tiu lernolibro oni ne citas SAT, verŝajne pro certaj kaŭzoj.

Poŝkalendareto por Junaj Esperantistoj 1925: Kompilis Rudolf Pivl, Trautenau. Eldonis: Tutmonda Esperanto-Asocio Junulara, Leipzig-Möckern, Wedelstr. 17, Formato: 8 × 12 cm., 72 pĝ., prezo 0,50 fr. svis.

Kleine Leergang van Esperanto. Tiu ĉi lernolibreto estas por flamandlingvanoj. Eldonejo: “La Verda Stelo”, Leemputstraat 11, Antwerpen. Formato: 14½ × 11 cm., 32 pĝ. Prezo 0,50 fr b.

Rolo

А. Иодко, Рабочий класс у международный язык. (A. Jodko, Laborista klaso kaj la lingvo internacia). 2a eldono de “La Nova Epoko”, Moskvo, 1925. 17 × 24,5 cm. 28 pĝ. Pr.: 15 kop.

Ke la broŝuro aperas duaeldone (3—7-a miloj), tio jam atestas ĝian kvaliton. Marksisme la libreto pruvas neceson de lingvo internacia (la ĉapitro “Diverslingveco”, „Deveno de lingvo”, “Revolucio en lingvo”), skizas mallonge historion de Esperanto, ĝian disvastiĝon kaj aplikadon kaj en la konkluda ĉapitro trafe el marksista vidpunkto respondas al kontraŭuloj de lingvo internacia.

La broŝuro ne bezonas specialan rekomendon: ĝi estas jam bone provita kaj vaste uzata propagandilo por Esperanto en Sovetio.

Godeo.

Ив Лидин, Основа языка Эсперанто (Iv. Lidin. Bazleĝoj de la lingvo Esperanto). Lernlibro por ruslingvanoj. Eld. “La Nova Epoko”, Moskvo, 1925. 9,5 × 14 cm. 64 pĝ. Prezo: 10 kop. (G. M. 0,20).

Fine sovetiaj k-doj sukcesis aperigi malkaran, sed bonan lernlibron de Esperanto. Vere ĝi prezentas nur la strukturon de nia lingvo, ekzerca materialo ne estas tre multa en ĝi, sed la celo de l’ libreto estas ĝuste lernigi la strukturon de la lingvo. Al tiu celo estas adaptita la tuta ĝia materialo. La aŭtoro, redaktinto de sufiĉe konata “Esperanto-Hejme” (gazeto-lernlibro por rusoj), en sia lernlibro uzis la metodon lernigi nekonatajon per konataĵo. Kiel ekzercoj por la unua legado estas donitaj komence propraj nomoj, vaste konataj en Sovetio (Lenin, Trockij, Lunaĉarskij, Kalinin, Esperanto), poste vortoj samsonaj kaj samsignifaj por ruslingvano (komunismo, fabriko, telefono, demokrato, afiŝo ktp.) — legante kaj tuj komprenante ilin, oni pli facile lernas la prononcadon. Same ĉiuj aliaj ekzercoj estas kompilitaj el vortoj tuje kompreneblaj por ruso (revolucia katastrofo, telegrafa kontoro, proletaria kinematografo, en cara Rusio mi estis politika arestato ktp.); tiamaniere la tuta atento de la lernanto estas koncentrigata ne sur lernado de novaj, fremdaj por li vortoj kun samtempa lernado de gramatikaj formoj, sed nure sur lernado de gramatiko per jam konataj aŭ facile rekoneblaj vortoj.

Grava merito de la lernlibro estas tiu, ke ĝi estas uzebla eĉ por nesciantaj rusan gramatikon; la tuta gramatiko de Esperanto estas klarigata de la aŭtoro sen helpo de gramatikaj terminoj.

Mankas loko recenzi la libreton pli detale, noti aparte ankaŭ ĉiam preseraron aŭ mankon (ekz. la alfabeto estas donita nur laŭ la literordo de ruslingva alfabeto kaj la esp-a literordo tute ne estas donita). Tiuj mankoj estas forigeblaj en la dua eldono. Kaj pli rapidan aperon de la dua eldono, eĉ konsiderante, ke la unua aperis en 10000 ekz., ni pli varme deziras al la aŭtoro kaj al la eldonejo.

Necesas atentigi pri la imitinda agmaniero de l’ eldonejo rilate al SAT: sur la kovrilon de l’ libreto estas presitaj anoncoj pri “Sennaciulo”, “Sennacieca Revuo”, “Petro”, kaj en la fino de la libreto estas presita varbilo por SAT.

Godeo.

Noveloj de Henryk Sienkiewicz. El la pola originalo tradukis Lidja Zamenhof. Eldonejo Hirt en Leipzig (Germ.). Formato 19 × 13 cm. 63 pĝ. Kartonita, prezo ne montrita. Volumo n-ro 16 de la kolekto titolita “Internacia Mondliteraturo“. Henryk Sienkiewicz (1846—1916) estas certe la plej fama el la polaj modernaj verkistoj pro siaj mirindaj ĉefverkoj ĉiulingve tradukitaj. Kiu ne legis “Per la fajro kaj glavo“, aŭ “Quo vadis?“. Tiu libreto plaĉe prezentita enhavas kvin diversajn novelojn. — “Lux in tenebris lucet” estas malĝojiga priskribo pri vivo de artisto, freneza post morto de kara edzino. — “La maljuna servisto” estas bonega karakterizado de persono. — “Dioklo” montras al ni junan atenanon el antikva tempo, kiu volas ekkoni la plej altan veron, ĝin serĉas tutan vivon, kaj, ne trovinte, alvokas savantan morton! — “Estu benita“, hinda legendo, estas bela simbolo. Fine “Anĝelo” korpremas pro la kompatinda sorto de la dolĉa Marinjo: paŝo post paŝo, emocie, oni sekvas la tideman etulinon ĝis la kruela, terure abomena fino. Danka estu la Esperantistaro al la filino de la Karmemora Majstro, pro tiu pliriĉigo de nia literaturo.

Frida

Gazetoj

Lansbury’s Labour Weekly: (n-o 33) “Pri la esp.-movado en Anglio kaj pri SAT de: Mark Starr”; Daily Herald, (8. 10. 25), London: “Alvoko de Int. Transport-Federacio per Esperanto”; The Assurance Agent’s Chronicle (41) “Enhavas la 16-an esp-lecionon”; S. E. U. d| Tutukrainio (23. 8. 25), Ĥarkov: “Alvoko a delegitaro de la intern. Eduklaborista konferenco”; Auckland Labour News (1. 9. 25): “Raporto pri Ĥinio, el la Bulteno de Int. lab. Ofic.” “La blanka Teroro de Vl. Kuzjmic, Kremenĉug Trad. E. H. Parker el ‘Svenska Arbetar-Esperantisten’ G. Johansson”; Mitteilungsblatt der Intern. Transportarbeiter-Federation (n-o 10), Amsterdam: “La angla sindikata kongr. kaj Esp. en la finnlandaj lernejoj”, “Esp. en la Praktiko de E. Erikson”, “Maxim Gorki pri Esp. (Svenska Arb.-Esp.)”, “La neceseco de helpa lingvo, de G. Pietsch”; Le Semeur de Normandie (10 8. 25), Rouen: “Propaganda artik. per Esp. de E. Lanty”; Mannheimer Arbeiter-Zeitung (21. 9. 25), el sveda esp.-letero: “Batalo de la sveda soc.-dem. registaro”, Amalgamated Engineering Union (n-o 63), London: “Pri la akcepto de Esp. de la T. U. C. kaj enhavas Esp.-lecionon”; Mys’l Wolna (n-o 8—9), Warszawa: “Artikolo pri Esp. de Edward Wiesenfeld”; Svenska Arbetar Esperantisten (sept.): “Raportas pri la SAT-kongreso en Wien”; The Post (n-o 300), 17. 10. 25, London: “Intern. Esp.-film-propagando” trad. el S-ulo F. M. Williams; Ruhr-Echo (1. 10. 25), Essen: “Pri lab.-esp -kongreso en Westfalio”; Drapeau Rouge: “Radio-parolado el Moskvo” (S. 25), “Noto pri Esp.-kurso de Popov-stacio, Moskvo”; Mannheimer Arbeiter-Zeitung (1. 10. 25): “Kiam mi estis azeno” (Sen. Rev. de Remers ; Daily Herald (15. 10. 25), London: “Raportas angle kaj esperante, pri la unua SAT-kongreso en Britio, Manchester”; Sendiulo (8 10. 25), Moskvo: “Religiaj parazitoj en Polio” (S. 39, trad. 3756. Raboĉij Kraj n-o 239, (Voznesensk) “Narkompoĉtel kaj Esperanto” n-o 240, “Oficiala lingvo de laboro”. “Putj Prosevŝĉenia” (Ĥarkov), n-o 10. “Laborista edukado en Anglio” (S. R. n-o 11 [23]).

Atentu!

Ni sciigas al niaj korespondantoj, ke ili nenion sendu al nia sideja adreso, ĉar ĝi estas okupita de la faŝistoj. Iu el Milano.

[BILDO p.8 | 64,89,92,91] Ornama vico de cirkloj kiel apartiga linio.

DEZIRANTE RICEVI RESPONDON VI NENIAM FORGESU ENMETI RESP.-AFRANKON

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 63, 10-a de decembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 5,5,95,32] Kaplinio de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», la devizo «APERAS SEMAJNE», kaj granda ornama titolo «SENNACIULO» sub kadro kun la slogano «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».

2-a Jaro, N-o 11 (63) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 10. Decembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

| Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz |

Organizo de l’ fronto kontraŭ milito

de W. Barski

Transgrupiĝoj kaj ŝanĝoj, kiuj okazas nun sur tutmonda ŝaktabulo estas nenio alia, ol konstruado de lasta barikado, lastaj remparoj, sub kies ŝirmo internacia kapitalo prepariĝas al lasta ofensivo kontraŭ proletaro.

Tiu-ĉi prepariĝo estas por burĝaro demando de tago — afero de vivo aŭ morto.

Imperialistaj ŝtatoj absorbitaj per ekstera politiko (blokado de Rusio, Oriento-Ĉinio, Hindio, Egiptio, militoj en Maroko kaj Sirio, okupado de germanaj teritorioj) ne rimarkis danĝeron kiu eliĝas el interno; tiu-ĉi danĝero estas potenca revolucia movado, kiu rapidege ekposedas okcidentan Eŭropon, precipe britan Imperion.

Jam potenca, hodiaŭ pli malfortigita en siaj transmaraj terposedaĵoj kaj krom tio subfosita per akra krizo ekonomia en lando, ne elektante rimedojn penadas (Imperio) grupigi la tutmondan kapitalon, por savi pereantan senapelacie — malnovan soci-ordon.

En ĉi-momento malkaŝiĝis la tuta falso kaj hipokriteco de hodiaŭaj regantoj; en momento kiam proleta penso rapide ekposedas popolmasojn, kiam potenciĝas klaskonscio ĉe proletmasoj, proletaro devas fine kompreni kio estas tiuj-ĉi sanktaĵoj kaj sakramentoj, je kies nomo ĝi verŝis sangon dum multaj jaroj sur ĉiuj kampoj de l’ mondo.

Kiam tion postulas interesoj, malaperas ĉiuj rasaj kontraŭecoj (kvazaŭa kaŭzo de militoj), oni forgesas pri “kulpuloj” de l’ tutmonda buĉado, forigas de antaŭ okuloj terurajn bildojn de vandalismo kaj krueleco de “pikelhaŭbo” — ĉion-ĉi kion koalicio uzis dum la milito, por dokumentigi neprecon de tuta ekstermo de Germanio.

[BILDO p.1 | 29,48,68,79] Desegnaĵo: viro kun levita brako kaj etendita mano, ŝajne parolanta aŭ alvokanta, antaŭ amaso da homoj kun ĉapoj; malhela, ekspresiisma stilo.

Hodiaŭ — persono, kiu subskribas rejnan traktaton estos neniu alia, nur marŝalo de Lia Cara Moŝto Hindenburg, homo, kies nomon Antanto enskribis en nomaron de militaj kulpuloj — nune — prezidanto de germana respubliko.

Proletaro de okcidento bone komprenas nunan rolon de R. S. F. S. R. (Sovetunio) en evolucia movado kaj scias, ke ia ajn atenco je libereco de ŝtato laboriste-kamparana, estus samtempe atenco je libereco de tutmonda proletaro.

Bedaŭrinde organizo de unueca fronto por kontraŭstari unuigitan kapitalon estas ankoraŭ ne efektivigita. Proletaro dividita je vico da reciproke interbatalantaj grupoj malfortigas kaj per tio ĝi plifirmigas pozicion de kapitalo; la lasta, ĉiun ekŝanceliĝon aŭ neunupensecon en labortendaro, eluzas konforme al siaj celoj.

Sur ĝusta fundamento staris kongreso de Trade-Uniono en Anglio, decidinte ne subteni rejnan pakton, kiel akton kontraŭ-batalante interesojn de internacia laborist-klaso, kaj vokante al unuigo de profesiunuiĝoj. La unua etapo por efektivigo de tiu-ĉi ideo estas la bloko de profesi-unuiĝo anglaj kaj rusaj, unuiganta 11 milionojn da laboristoj.

Ago de anglaj kaj rusaj laboristoj en tiel grava historia momento, devas esti ekzemplo por proletaro de aliaj landoj.

Pola proletaro devas nepre protesti kontraŭ entiro de ĝi en la orbiton de burĝaraj interesoj, ĝi devas ekprotesti des pli, ke tiu-ĉi protesto rilatas defendon de tuta laboristklaso.

Dum 7 jaroj pola proletaro estis muta ilo en manoj de diversnacia kapitalo, dum 7 jaroj ĝi estis defenda bastiono por bandaĉo de internaciaj spekulantoj, nutriĝintaj je malsato kaj mizero de milionoj.

Pola proletaro, kune kun alilanda proletaro devas organizi komunan fronton kontraŭ minaco de nova milito, kaj ankaŭ

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

plej granda kaj plej kruela el reakcioj — kontraŭ faŝismo; blanka teroro estas unu el metodoj de faŝismo — ĝi donis jam sufiĉe abundan rikolton en la tuta vico da eŭropaj ŝtatoj.

Oni devas esperi, ke malgraŭ forta nacionalista agitado de kapitalo kaj same de ĝia servistaĉaro — la klaskonscio de proletaro estos tiom solidara, ke super kapoj de malmultaj malamdisvastigantoj ĝi kapablos kunigi fratajn manplatojn kun ekspluatitoj de aliaj landoj, por krei novan vivon, en kiu interesoj de tuthomaro superos interesojn de nemultaj, de generitaj unuopuloj, hodiaŭaj regantoj de vivo de tutaj nacioj.

Trad. el “Wolnosc” (Libereco) H. Halpern.

La enkonduko de l’ asekuro kontraŭ maljuneco – invalideco kaj morto en Aŭstrio

La aŭstria registaro finfine komunikis en la parlamento la projekton pri la enkonduko de l’ asekuro kontraŭ maljuneco-invalideco kaj morto, kaj la reformo de l’ asekuro kontraŭ malsaniĝo kaj akcidentoj. Daŭris sufiĉe longan tempon, ĝis la kristan-nacigermana registaro ellaboris kaj publikigis ĉi necesan, de la aŭstria laboristaro sopire atenditan projekton. Mallongan tempon antaŭ la lastaj parlamentaj elektoj la tiama ministro por sociala administrado Schmitz de la socialdemokrataj deputitoj estis devigita promesi, ke tuj post la elektoj li en la nova parlamento proponos la projekton pri la enkonduko de la laborista asekuro.

S-ro Schmitz donis tiun promeson antaŭ la elektoj, li rompis ĝin post la elektoj. Pro tio la sociald. deputitoj atakis tiun lakeon de l’ entreprenistoj, ĝis li devis eksiĝi. Sed ankaŭ lia posteulo, s-ro Dr. Resch, bezonis preskaŭ jaron por ellabori la projekton. Nur post la nedubebla deklaro de la sociald. en la unua aŭtuna kunsido, ke la parlamento fariĝos ne laborkapabla, se la sinjoroj en la ministrejo ne plej rapide finos siajn laborojn, prosperis la laboro. Nun fine la registara projekto kuŝas sur la tablo de la parlamento. Kaj nun komenciĝos la efektiva parlamenta batalo je la unuopaj decidoj de la treege ampleksa projekto kaj la praktika efektivigo de la asekuro kontraŭ maljuneco-invalidceo kaj morto.

Sed oni ne kredu, ke la entreprenistoj jam rezignis sian sabotadon kontraŭ la enkonduko de la laborista asekuro. Kaj oni ne kredu, ke la registaro Ramek-Resch estas malpli obeema la diktatorojn el la industripalaco, ol estis la registaro Seipel-Schmitz. El la longa parolado, per kiu s-ro Resch enkondukis sian projekton speciale unu frazo estas okulfrapa, kiu klare montras, kiel la s-roj opinias pri ĝi. La registaro, diris Resch, estas tutplene konscia pri tio, ke la ekonomia situacio de l’ estanteco ne eltenos la ŝarĝon, kiu al ĝi estiĝos el tiu ĉi leĝo. Al la praktika enkonduko de la laborista asekuro ni nur tiam povas serioze pensi, kiam la ekonomia situacio estos tiel pliboniĝinta, ke oni kun trankvila konscio al ĝi povos doni tiun novan ŝarĝon. Tio signifas: la parlamento decidu pri la leĝo, sed la praktika enkonduko okazu kelke da jaroj poste, ĝis kiam la ekonomia krizo estos subigita. La samon postulis la ĉefunio de la industriistoj kaj kion la kapitalistoj diktas, tio estas por la kristanlaborista reprezentanto ministro Resch nerompebla leĝo. Do, la sinjoroj opinias, ke la laboristaro kontentiĝu kun la parlamenta teatraĵo de akcepto de la leĝo, ne havante la certigon, ke al la leĝo tuj ankaŭ sekvos la praktika efektivigo. Sed la sinjoroj eraros. La aŭstria laboristaro pruvos al ili, ke oni ĝin ne povas trompi, ke ĝi scios rimedojn kaj vojojn por efektivigi ĝiajn postulojn.

Sed ankaŭ el la enhavo de la registara projekto la influo de la entreprenistoj estas klare videbla. En majo la registaro prezentis projekton al la ekonomiaj kooperacioj. Nia laborista tago kaj la laboristaj ĉambroj postulis esencajn plibonigojn de la projekto. Preskaŭ neniu de tiuj postuloj estas konsiderita en la registara projekto. Pro kio ankaŭ la registaro interrilatu en la demando de la laborista asekuro kun laboristoj? La asekuro por laboristoj devas esti organizita laŭ la deziroj de l’ entreprenistoj. Tial vi retrovas antaŭ ĉio ĉiujn mankojn, ĉiujn nesufiĉaĵojn de l’ antaŭprojekto de majo. La maksimumo de l’ asekura rento estu laŭ la plej alta salajra-klaso 69 ŝ. pomonate kaj 6 ŝ. ŝtata subvencio, do 75 ŝ. pomonate. Sed ĉi maksimumon povas atingi nur tiuj, kiuj jam dum 500 semajnoj estas asekuritaj. Por la personoj, kiuj ankoraŭ ne estas 10 jarojn asekuritaj, estu la rento 44 ŝ. kaj 6 ŝ. ŝtata subvencio, do 50 ŝ. pomonate. Per aliaj vortoj, la maksimumo estas la jam nun en Wien donita subvencio por malriĉuloj. Ĉar nun la transirtempaj decidoj por tiuj laboristoj, kiuj maljuniĝis antaŭ ol la laborista asekuro estis kreita, entute mankas, kaj ĉar tiuj maljunaj laboristoj ne pli povas pagi kotizon, ili ne povas ricevi pli altan subtenan ol 50 ŝ. pomonate. Ili ricevus laŭ la registara projekto esence pli malmulte ol ili hodiaŭ ricevas, sub la titolo senlaborula subvencio. Efektive kristana, vere sociala leĝo, kiu al maljunaj laboristoj, kiuj ne plu trovas laboron, pli malbonigus la situacion. Efektive kristana, vere sociala leĝo, kiuj la maljunajn laboristojn pro tio punas, ĉar la asekuro kontraŭ maljuneco-invalideco kaj morto ne pli frue estas efektivigita. Sed ankaŭ tiun ĉi almozrenton donas s-ro Resch al la industri-laboristoj. La ceterajn laborulojn li konsolas per estonta speciala leĝo. Sed la registaro ne nur malaprobis la plibonigojn de la ekonomiaj kooperacioj, ĝi eĉ kuraĝis la antaŭprojekton plimalbonigi. Plej impertinente tio ĉi montriĝas en la decidoj pri la organizado de la asekuro. Laŭ la antaŭprojekto de majo estis intencita, ke la estraroj de la malsanulaj kasoj konsistu el 4 kvinonoj de laboristaj reprezentantoj kaj 1 kvinono el reprezentantoj de entreprenistoj. Laŭ la nuna projekto registara, 2 trionoj el laboristoj 1 triono el entreprenistoj. Oni komprenas tiun intencon, se oni scias, ke samtempe la proporcio por la elektoj de la estraroj estas enkondukata. La ekz. tri kvaronoj da laboristoj elektas la liston de la socialistoj kaj unu kvarono la liston de la flavaj organizajoj, tiam la entreprenistoj kune kun la flavaj havas la duonon de la mandatoj. Do, 3 kvaronoj da laboristoj estos majorata de unu kvarono. La konsisto de tia estraro ebligu do al la koalicio inter entreprenistoj kaj flavaj organizajoj forpreni de la organizita laboristaro la gvidadon de l’ asekuroj kontraŭ malsaniĝo. Ĉi provoj sufiĉas por konatiĝi kun la verko de la ministro Resch. Tute certe la aŭstria laboristaro trovos vojojn kaj rimedojn por rompi tiujn intencojn de la ministro por antisociala administrado.

Slezak, Jos.

Gravaj okazintaĵoj en Litova Universitato

En nia lando ĉio estas permesata al reganta partio, ĉiuj krimoj de ĝiaj anoj estas pravigeblaj. Kiel pruvo estu jenaj okazintajoj.

  1. oktobro Milita Juĝo kondamnis al morto unu homon, nome Nochim Jubiler, kiu pro iuj politikaj kaŭzoj atencis kontraŭ soldato. La saman tagon li estis ekzekutita per mortpafo. Tiu severa apliko de mortpuno dum paca tempo ekscitis ĉiujn honestajn animojn. Kaj jen la Societo de Socialistaj Studentoj havis kuraĝon malkaŝe protesti kontraŭ tiu ĉi fiago per jena eltiro el protokolo, pendigita en ilia vitrino¹) en Universitato: “… homo estis mortpafita. Tio estas vica kruelago de kristan-demokratoj. Ni protestas kontraŭ tia kruela teroro de regantoj kaj memorigas la kamaradojn pri urĝa neceso montri al laboristaj masoj la kulpulojn de tiu ĉi teroro. Estraro de Societo de Studentoj Socialistoj.”

La burĝaj gazetoj ekkriegis, ekaŭdinte tiun ĉi liberan vorton, nomante socialistajn studentojn kontraŭŝtatuloj, mortigistdefendantoj, bolŝevikoj. Sed la ŝtatpotenco ankoraŭ silentis. Ventego antaŭsentiĝis. Kaj jen ĝi eksplodis. Junaj reakciuloj, fidelaj ĉashundoj de kristan-demokrata partio, antaŭiris siajn mastrojn. Okazis jene. La 8. nov. socialista societo aranĝis en universitata salono paroladon kun diskutoj je la temo. “Rajtoj de studentoj kaj ilia reprezentado.” Por ĉiuj studentoj estis libera eniro. K-do V. Karosa devis paroli. Sed apenaŭ la kunveno estis malfermita, sur la estradon eksaltis estontulo²) Matulionis kaj alvokis siajn kolegojn

¹) Vitrkesto por anoncoj. ²) Estontuloj — asocio de kristan-demokrata lernantaro.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

ne lasi paroli al “bolŝeviko” kaj “kontraŭŝtatulo” kaj forpeli socialistojn el salono. Liaj vortoj estis signalo por organizita bando de klerikaluloj kaj naciistoj, kiuj sin ĵetis per pugnoj sur la kunsidprezidanton k-don Boruta kaj la parolonton k-don Karosa. Kelkaj socialistoj rapidis helpi al siaj kamaradoj. Okazis malegala interlukto. Pugnojn kaj seĝojn lasis la atakintoj al laboro; unu (leŭt. Steponaitis) minacis eĉ per revolvero. En la salono aperis polico, kiu tamen baldaŭ retiriĝis. Plimulto de socialistoj estis puŝitaj el la salono. Reakciuloj triumfis per kantado de nacia himno: “Litovio, patrolando, tero de herooj” … Kelkaj luktantoj estis sangigitaj, kelkaj seĝoj kaj tabloj estis rompitaj. Fine venis rektoro kaj silentigis la ĉeestantojn. Studentoj disiris.

Morgaŭan tagon ĉiuj gazetoj raportis pri ĉi-okazintaĵo. Protestoj kaj indignaj rezolucioj ŝutiĝis el ĉiuspecaj organizajoj, eĉ el provinco. Nur la ŝtata kaj kristan-demokrata preso pravigis la atakintojn kaj ne ĉesis kriegi pri kontraŭleĝeco de socialista protesto, pri komunistemo de societo de studentaj socialistoj pri la neceso fermi la societon kaj forpeli ĝian estraron el universitato.

Universitata senato esploris la proceson kaj anoncis sian verdikton. Kiu do estis punita? Kompreneble … socialistoj. Estraron de socialista societo oni eksigis por unu jaro el universitato, la societo mem estas fermita ĝis 1. januaro 1926. Kaj la milita komandanto siavice punis administrative la estraron de socialista societo kaj ankoraŭ unu personon, kiu kuraĝis sin defendi dum la atako, per unu monato de malliberigo pro ilia protesto kontraŭ mortpuno. Oni diras, ke kelkaj arestitoj estis eĉ turmentitaj per elektro.

Kaj kiel oni punis bandon de atakintoj? Al 3 pli kuraĝaj “herooj” universitata senato esprimis sian … malaprobon, kaj nur tion. Sed la estontuloj kaj naciistoj estas ankoraŭ ne kontentaj. Interalie ili kunvokis unu pure faŝistan kunvenon, kie ili kriegis, ke ankaŭ universitata senato estas bolŝevikdefendanto. Multaj voĉoj proponis ataki la redakciojn de “Socialdemokrato” kaj “Litoviaj sciigoj” kaj disfendi iliajn fenestrojn pro la vera priskribo de okazintajoj.

Jen kio okazas en demokrata respubliko Litovio, kies konstitucio garantias al ĉiuj vortliberon kaj kunvenliberon. Aliaflanke, tiu-ĉi fakto montras, kiel malfortaj sentiĝas la reakciuloj. Unue, ili ne kuraĝis per vortoj disputi kun socialistoj en la kunveno kaj pli fidis al siaj pugnoj. Due, tuta registaro ektimis pro malgranda sur papera protesto de kelkaj junuloj kaj punis ilin per malliberigo.

Ankoraŭ pli ektimos kaj ektremos niaj dikventruloj, kiam la masoj leviĝos kaj aktive protestos kontraŭ ilia severa regado. Alproksimiĝos do iam tiu horo!

Filo de Vilaĝano.

La stato de bulgaraj laboristoj

De kiam la bulgara burĝaro prenis en siajn manojn la ŝtatan regadon, de tiam la bulgara laboristaro komencis suferi. De tiu ĉi tago la laboristoj kaj kamparanoj eksentis la novajn kaj pli terurajn malbonojn. Ili jam pruvis, kio estas faŝismo kaj vera burĝa regado. Ankoraŭ de unuaj tagoj de sia regado ĝi montris al laboristaro, ke ne nur per kantoj oni laboras, sed ankaŭ alimaniere. Vi devas bone scii, ke vi estas pli taŭgaj por gardi viajn interesojn. Vi jam vidis, ke per unu skuo vi sukcesis faligi la tiranan regadon de Stamboliski. Kaj la burĝaro donis tre bonan ekzemplon al Bulgara laboristaro, kiamaniere ili devos gardi siajn interesojn. Post tiu ĉi dato en Bulgario jam komenciĝis pli gravaj okazintaĵoj. La bulgara faŝista registaro laŭvice komencis detrui la proletajn organizajojn. Komence ĝi malpermesis politikajn partiojn, kaj ĉiuj politikgvidantoj estis arestitaj kaj juĝataj kiel malamikoj de nuna sociordo kaj malamiko de “Patrio”. Post la politikaj partioj, la burĝa registaro detruis la profesiajn organizajojn, kaj ĝi per dekreto malpermesis la ekzistadon de profesiaj organizajoj, kiuj ĝis nun ekzistis. Ĝi konfiskis ĉiujn havaĵojn kaj aliajn objektojn, kiuj apartenis al ĉi organizajoj. Al laboristoj ĝi promesis, ke ĝi zorgas por ili. Ĝi devigas fabrikposedantojn, ke ili donu laboron por ĉiam. Ke oni ne interesiĝu plu pri profesiorganizajoj, ĉar oni ne havas iajn bonojn de ili. Pro tio, kio estas bezono al laboristaro, ili turnu al nuna registaro kaj la lasta estas devigata doni materialon kaj moralan subtenon al laboristoj. Sed, oni ne parolu pri profesiaj organizajoj kaj ne parolu pri klasbatalo kaj striko, ĉar tiuj ĉi vortoj estas danĝeraj. La strikoj malhelpas al bona evoluo de nuna registaro. Se vi parolas pri strikoj kaj klasbatalo, ne nur vi ne estas helpata de nuna registaro, sed ankaŭ vi estas taksita kiel malamiko al registaro.

De tiam la bulgara laboristaro restis sen profesiaj organizajoj. Ili jam ne povas gardi siajn proprajn interesojn, ĉar la tuta bulgara laboristaro estis disŝirita de siaj profesiaj organizajoj, kaj ili ne povis bone gardi kaj kontroli la aferojn, kiuj okazas dum tiu ĉi tempo. La bulgara burĝaro entuziasmigitaj de grandaj venkoj nun puŝis al pli grandaj aferoj. Oni per decido de la centra komitato al grandkomercistoj konsentis, ke je la 15. sept. malpliiĝos la salajroj por laboristoj po dek procentoj. Kaj la grandaj fabrikistoj faris tion kaj ili malpliigis la salajron. La laboristoj ne povis protesti kontraŭ tiaj kondiĉoj, kaj ili povis fari nenion eĉ ne diri unu vorton. Se oni diras ion, la burĝaj agentoj tuj komunikas al policestro, ke estas homoj, kiuj agitas kontraŭ nuna registaro kaj ili tuj estas arestitaj. Sed devos scii la tutmonda laboristaro, ke en Bulgario estas policoficejoj en ĉiuj laborejoj, kie laboras pli ol cent personoj, la policestro delegas unu personon, kiu kontrolas kaj gardas, kion legas la laboristoj, kaj kio raportas, ĉu ili parolas kontraŭ nuna registaro. Kaj la fabrikposedantoj ne nur malpliigas la salajron al laboristoj, sed oni komencis fermi siajn laborejojn sub preteksto, ke oni ne havas laboron. La fabrikposedantoj jam fermis siajn laborejojn preskaŭ en ĉiuj urboj. La laboristoj estis ĵetitaj sur la straton sen laboro, kaj oni devas iri de laborejo al laborejo por trovi laboron, peti burĝajn hundojn, ke ili donu laboron. Sed vane! Pli ol 30 000 tabaklaboristoj estas senlaboraj. Preskaŭ en ĉiuj urboj tabakfabrikoj estas fermitaj kaj la laboristoj estas ĵetataj sur la straton sen ia helpo. Eĉ la fabrikistoj daŭras fermi la laborejojn, kiuj ĝis nun laboris. Post unu semajno ĉiuj fabrikoj estos fermitaj. En ĉiuj metioj jam regas senlaboreco kaj ĝi kreskas ĉiutage po dekmiloj da laboristoj, kiuj restas senlaboraj. La senlaboreco en Bulgario pli kaj pli disvastiĝas, ĝi ampleksas preskaŭ ĉiujn metiojn. La senlaboruloj petas nunan registaron, ke ĝi donu sian helpon, se ĝi ne povas materiale subteni la senlaborulon, sed ĝi ordonu ol posedantoj, doni laboron al ili. Nur ili povas subteni, kaj oni atendas ilian subtenon. Sed ĝi eĉ ne aŭdas la alvokojn de senlaborulo, kaj mutas antaŭ ili. Ĝi respondas nenion, ili kontentiĝas nur silente. La laboristoj per siaj gvidantoj intencis fari kunvenon de senlaboruloj, sed vane! La nuna registaro ne permesas fari tiun kunvenon, malgraŭ la rajto de la leĝoj, ke ĉiuj bulgaraj civitanoj povas kunveni kaj paroli, kion ili volas. Sed al laboristaro ne estas permesate fari tion. La laboristoj ne estas bulgaraj civitanoj; oni povis pagi sian imposton kaj plenumi ĉiujn ordonojn de la registaro, krom tiuj ĉi devoj la laboristoj ne povas postuli aliajn reformojn. En sia vivo ili nur povas esti militistoj kaj gardi la interesojn kaj kapitalojn de nuna burĝa registaro. Se la laboristoj provas kunveni kaj pripensi, kiamaniere oni povas eliri de ĉi tiu malbona stato, kaj kion fari pri sia bono. En tiu ĉi momento la agentoj komencas disvastigi, ke ĉiuj, kiuj gvidas la laboristojn, estas komunistoj, kaj la registaro tion atendas, kaj la kunveno estas malpermesata. Nun la laboristoj provos kunveni en sendependaj sindikatoj. Sed estas dube, ĉu la mona registaro permesas. La estonto montras.

Zdrovejkin.

Mussolino faras ordon en Italio

Ĉiuj italaj loĝioj framasonaj estas okupitaj per militistaro. La socialistaj organizajoj senescepte estas malpermesitaj, ĉiuj laboristaj gazetoj malaperis. Depost la 5. novembro en tuta Italio eĉ ne unu opozanta gazeto plu aperas, nur kelkaj burĝaj, kiuj prisilentis ĉiun ajn kritikon aŭ priparolon de la faŝismo, la agojn de la faŝistoj kaj la perfortmetodojn de la registaro jam depost monatoj. Stranga stato en Italio. Do ni tre atentu la pluan evoluon en tiu lando de la faŝismo.

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

El Polio, lando de senlaboreco kaj striko

La 25. sept. oni reduktis laboristojn de brikfarejo de Marki Grojeckie kaj Kozalin, lasante la reduktitojn sen vivrimedoj. ĉar ne nur lasta salajro estis tre malgranda — sed oni ne pagis al ili por forpermesoj!! Krom tio — oni ne donis al senlaboruloj atestojn, rajtigantajn ricevadi monhelpon por senlaboruloj.

Oni ordonis al membroj de Estraro de Unuiĝo, kiuj defendis senlaborulojn, iri for de sur tereno de fabrikoj, asertante, ke ili ĉio-egale ne havos laboron, se eĉ fabrikoj estos funkciigitaj.

Fabrikaj loĝejoj de laboristoj estas en mizera stato ĝis tioma grado, ke dum pluvo la tuta havaĵo de laboristoj naĝas sur akvo.

En la brikfarejo Lubna NS — 36 familioj laboristaj (senlaboruloj) estos en la plej proksima tempo forpelitaj sur pavimon.

Laŭ la lasta statistiko en Polio estas nun 203 500 senlaboruloj. Rilate al pasinta semajno ĉi-nombro pligrandiĝis je 3560 personoj.

En Lodz politika polico arestis kelkajn personojn, suspektatajn pri komunismo, inter aliaj junan virinon sub pseŭdonimo Hanka, Eugeniusz Giesenstocke, Izrael Friedberg, Stanislav Kazimierz Tybur kaj Antoni Kubiak.

Antaŭ nelonge registaro aĉetis en Francio dekkelkajn subakvajn boatojn malgraŭ krizo kaj manko de mono por la plej necesaj aferoj kaj ajoj.

En kelkaj branĉoj de vestaj-industrio senlaboreco atingas 80—90 %. Tia stato estas ankaŭ en la ĉapa branĉo, kie senlaboreco regas de post kelkaj jaroj, sed nun ĝi atingis la plej altan gradon.

En Lodz okazis granda demonstracio de senlaboruloj sekve de neelpago de salajroj al senlaboruloj.

H. H.

Mortigoj eksterordinare premiataj en Ameriko

En la lando de la linĉa justeco kontraŭ negroj, kaj de la grud- kaj plummetodoj kontraŭ judoj kaj laboristgvidantoj regas “justecopinioj”, kiuj eĉ en Eŭropo de la blanka teroro povas estigi certan stimulon ĉe la reakciaj elementoj.

La bankasocio de Illinois pagas por la kapto aŭ mortigo de bankrabisto premion de 250 dolaroj. Tiun ekzemplon sekvis la juvelista asocio en Chicago kun la promesa pago de 1000 dolaroj por ĉiu mortigita juvelŝtelisto. Kondiĉo nature estas, ke la mortigo necesas kaj laŭ la leĝoj de la ŝtato Illinois estas permesata. Nature laŭleĝecon oni ĉiam post mortigo povas pruvi. Sekve estas fakto, ke en Ameriko por kapto de vivanta juvelŝtelisto, la juvelistoj nur pagas kvaronon (250) dum por mortiga 100 dolorojn [?]. Mortu la senposedulojn, vi fariĝos riĉulo! Klasbatalo ne signifas rabado, tio estas komprenebla por ni sennaciuloj. Sed ĉu en la libera Ameriko nepre necesas tia premia metodo ni tamen pridubas. Oni donu al ĉiu proleto okazon por labori kaj pagu al li tiom, kiom li bezonas por vivpovi, certe tiam la juvelrabado ne plu okazos en tia amplekso. Sed kiu rabas pli, ĉu la juvelposedantoj aŭ la juvelrabantoj? Sekve ni devus mortigi tiujn, kiuj ne laboras sed rabas pleje, eble ni nuligus per tiuj metodoj laŭ la amerika “justecopinio” pluan rabadon.

La striko de la tramistoj en Frankfurt a. M.

Karaj gekamaradoj, ni jam raportis en n-o 58 de “Senn.” dum la daŭro de la striko. Nun post la fino pri la sukceso ĉar multaj diverslandaj kolegoj sendis konsentleterojn. Por ĝuste kompreni, mi donu pli detalajn informojn al vi, kaj pro tio necesas rememorigi vin al la tempo de antaŭ 1914. Tiam oni pagis la urbajn tramistojn en Ffm. laŭ gradigita tarifo. Komence 100 markojn pomonate kaj post 27 laborjaroj ĉe la urbo 116,65 markojn. La veturigistoj ricevis 5 markojn pli, se ili bone kondutis sin. Tial la plejmulto ne estis organizita kaj kontenta, ĉar ili post ĉiu 2. aŭ 3. jaro ricevis 5.— aŭ 7.50 markojn pli ol la pli junaj laborkolegoj, kaj post 10 jara servo ili ricevis ĉe bona konduto la opulan kontrakton kiel oficistoj. Post la milito la tramistoj organiziĝis kaj atingis bonan kolektivan tarifon. En la jaro 1923 la ekonomia situacio estis tiel malbona, ke oni ĉie maldungis la laboristojn, ankaŭ la urbo Ffm. maldungis 600 tramistojn. Preskaŭ ĉiujn, kiuj estis dungitaj post la milito, oni ree maldungis. Samtempe oni malaltigis la horsalajron de 57 pfenigoj al 48 pfenigoj, ĉiuj tramistoj havis nun la saman salajron, kaj la maljunaj, kiuj estis kaj estas ankoraŭ la plejmulto, ree volis gradigitan tarifon laŭ la regnaj laboristoj kaj oficistoj, kiu garantias pli altajn sociajn alpagojn. Ekz. la tramistoj ricevas por la edzino kaj ĉiu infano 3 pfenigojn po horo la oficistoj po monate por la edzino 12 markojn por la infano 16 ĝis 20 markoj. Tiun la tramistoj ne atingis, sed ili do havis bonan sukceson. Ili ricevis de post la 15. V. 1925 75 pfenigojn po horo kaj 7 pfenigojn la konduktoroj kaj 8 pfenigojn la veturigistoj kiel veturaldono kune kun 82 ĝis 83 pfenigoj 234 oble monate. 1. La striko daŭris 8 tagojn kaj ili detenis la plilongigitan labortempon. 2. Ili atingis gradigitan tarifon (laŭ laborjaroj) jenan tabelon. De komenco ĝis la 5. jaro 85 pfenigojn, de la 5. ĝis la 10. jaro 88 pfenigojn, de la 10. ĝis 15. estas antaŭ pagenda monata salajro de 213 markoj, de post la 15. jaro 218 markoj kaj al veturigistoj 2 markoj pli, tio estas granda sukceso, sed ne tro granda, ĉar la maljunaj tramistoj estas la plej multaj.

Ni esperu, ke la sukceso je la 1. IV. 1926 fariĝos pli bona, ĉar la tarifo daŭras ĝis tiam. Ĝis tiam antaŭen en la batalo kontraŭ la kapitalismo.

A. M. 94.

DISKUTEJO

Luktado por rajtoj

Tiu artikolo en n-ro 5 de “Sennaciulo” signita de “Neŭtralulino” trafe tuŝas ĉefproblemon de la emancipinda proletario tutmonda. Ĝi ekvigligis en mi demandon, jam de longe cerbumitan, kiu konvenas kiel kompletiga alpendajo de nia neŭtralulina verketo. Konsiderante la obstinan rezervemon, eĉ antipation, de la plimulto de niaj kunvivantoj, rilate al proletaria klasbatala organizado, al kiu ili nepre apartenus, koncerne iliaj vivkondiĉoj, — (Tiucele mi ne diferencigas ĉu socialdemokrata, komunista, aŭ anarkista, se eĉ la vojoj estas diversaj, tamen la celo — nuligo de la kapitalista sociordo estas komuna. Tial al proletario estas morala devo partopreni ĉe iu ajn tiucela organizajo) — same suferantaj, kiel ni pro maljusteco flanke de la reganta ekspluatanta klaso. Konsiderante ĝeneralan malkontentecon, insultado aŭdebla ĉie, kie oni havas okazon interrilati, pri friponajo, parazitantaj supersatigataj geŝinjoroj ktp., sed aniĝo al iu ajn klasbatala organizo, per kio nur estas eble forigi tiajn malbenindajn fenomenojn, la plejmulto ne volas adaptiĝi. Kial? Kutime oni solvas tiun demandon per klarigo de indiferenteco de la amasoj, simile kiel la pastroj al plendanta mizerulo — Estas dia volo tiel. — Tielaj solvoj estas ja tre simplaj tamen ne helpas ion ŝanĝi. Ke la sensolidareco bazos nur je malkuraĝo oni ne asertu, ĝi havas diversajn kaŭzojn. Mi volas citi nur tiun, kiu estas plej facile evitebla, la maltaŭga agitadmaniero: La plej kutima, sed erara estas tiu, ke oni prefere trumpetas en la mondon liberecon — liberecon! — ni ja havas liberecon — ni povas mortaĉi pro malsato ĉiam kaj ĉie, se al ni plaĉas; ĉu tio ne estas la plej altgrada libereco? Tamen per tio ni ne allogas plimulton por plenigi niajn vicojn. Nur tiuj, kiuj komprenas la veran sencon de la vorto kaj jam de naturo estas dotataj kun revoluciemo, aliĝas; tamen ili ne donas la necesan nombron de batalantoj. La plejmulto perceptas la vorton Libereco kiel senbrideco, per kiu ĉiu povas fari kaj lasi laŭ plaĉo, tial malkonfide oni rigardas laboristan revolucian movadon. Serioze pensantaj bonkarakteraj homoj, taŭgaj por plua agitado forrestas, timante, ke fine estiĝos konfuzado kaj malbonordo. Nia devizo estu! Rajto kaj justeco! Aŭ bonordo kaj justeco! Neniu esceptante la kapitalistoj kaj iliaj parazitoj estas kontentaj pro la nunaj cirkonstancoj. La tuta laboranta homaro sopiras je rajto kaj justeco. Kiu el ĝi ne scius, ke ili nur estas havigebla per batalo? Rajto, justeco kaj bonordo fine akirata; la tiel ega alvokata Libereco tute memestiĝe aperos kun ili, tial ĝia aparta akcentigo estas superflua.

Meditanto (SAT-ano 1533)

— paĝo 5 —

Pri malsanoj

Mi volus iom kontraŭdiri al k-do K. Fröding je lia artikolo “Malsanoj”. Mi volus rememorigi l’ aŭtoron de ĵus citita artikolo pri la bakteriologio, kiu nuntempe forte disvolviĝis. La bakteriologio ne nur povas elpreni bacilon aŭ bakterion ian el homa korpo, sed kreante kaj aliigante la cirkonstancojn de ĝia vivado observas ĝian vivadon ekster la homa korpo, ĝian plimultiĝon kaj influon je vivaj organismoj, homaj kaj bestaj. Ĉi-tiuj observadoj montras, ke certa bakterio kaŭzas nur certan specifikan malsanon. Ekzemple: Se la bakterio de l’ tifo aŭ de l’ ĥolero atakas iun homon, la homo akceptas nur tifmalsanon, aŭ nur ĥoleron, sed ne ian alian malsanon. Iel ajn malbone la homo nutradus, li neniam malsaniĝos je l’ tifo aŭ ĥolero, se la bakterioj de ĉi-tiuj malsanoj ne eniĝas en lin, la bakteriologio en siaj eksperimentoj montras al ni, ke se ni enigos sub haŭton de ia eksperimenta besto bakterion de l’ tifo, la besto malsaniĝos tife. Fama scienculo Meĉnikov infektadis simion je sifiliso, inokulante al ĝi spiroĥeton, elprenitan al homa korpo. Sen spiroĥeto malestas sifiliso, sen la bacilo Löfleri malestas la difterito! Vere estas, ke neregula nutrado, ke multemanĝado povas kaŭzi malsanon, sed tiu-ĉi malsano atakas digestan organaron! Vere estas, ke malvarmumo povas kaŭzi diversajn katarojn, kiel nazkataron, raŭkon ktp. Sed neniam kaj neniel tromanĝado aŭ malvarmumo alkondukas al ĥolero aŭ tifo sen specifikaj bakterioj, kiuj eniĝas organismon. Sed malvarmumo aŭ malsanoj de digestaj organoj malfortigas la homon kaj tiamaniere faras lin pli facila akiraĵo por bakterioj. La sama malsano estas nur batalado inter homa organismo kaj bakterioj! Se venkas organismo — la homo resaniĝas, se venkas bakterioj — aperas morto. Vin admiras, kamarado, kiel malsana homo venkas milionojn da bakterioj? Vi, kredeble, forgesis pri la fagocitado, pri la antitoksinoj kaj aliaj rimedoj, per kiuj malsana homa organismo iom post iom venkas bakteriojn, kvankam da ili estus milionoj. Se bakterioj en homa korpo plimultiĝas milionoble, tiel same en homa organismo plimultiĝas siaj defendaj rimedoj. Malsano ja estas nenio alia, kiel alvoko, mobilizacio de ĉiuj batalantoj en organismo kontraŭ ĝiaj malamikoj — bakterioj. Ĝenerala batalo difinas la venkonton. Vi mem diras, kamarado, ke “variolo estas tute netiminda”. Jes, tio estas vero! Sed kial? Tial, ke en vakcinado ni havas nun la potencan armilon kontraŭ variolo, kaj inter vakcinitoj tute malestas ĉi-tiu terura malsano. Se vi kunmetos kune kun varioliĝinto iun sanan homon, sed ne vakcinitan, kiel ajn li manĝus, kiel ajn li “zorgus konservi la korpon varma kaj helpus la eliminon de venenoj per ŝvitigaj rimedoj” li malsaniĝos je variolo, se li ne havas imuniteton. Vi estas prava, dirante, ke proteinoj povas kaŭzi malsanon. Jes! Sed tia malsano ne estas tifo, aŭ variolo, sed estos malsano sni generis. Do, ne nur tromanĝado, sed multaj aliaj kaŭzoj okaziĝas fonto de diversaj malsanoj. Kaj medicinistoj de l’ tuta mondo streĉas ĉiujn siajn fortojn por trovi kaj ellerni tiujn-ĉi kaŭzojn kaj batali kontraŭ malsanoj per efektivaj armiloj, ricevataj per helpo de l’ scienco kaj l’ eksperimento, ne el fantazio! . . .

N. Štankovskij (Lihoslavlo)

La internacia lingvo

I.

La historia proceso kondukas al la lingva unueco

Ni opinias, ke la SAT-anoj, ne scipovantaj la francan lingvon, profitos je la legado de kelkaj partoj el la verko de k-do E. Lanthy: “La Langue Internationale”. Tial ni prezentas tradukon de la I., II. ĉapitroj kaj parton de VIII. La Trad.

Antaŭ raporti konkrete pri la nuna movado celanta adopton de unu lingvo internacia necesas montri, per kelkaj ĝeneralaj konsideroj, ke tiu movado disvolviĝas laŭ la senco de la historia proceso. Se aliel estus, ĉiuj penoj de la propagandoj de iu ajn mondlingva sistemo estus plej nete fiaskontaj. Kaj la agitemaj laboristoj ne devas interesiĝi je kimera kaj utopia entrepreno.

“La problemo pri la origino de la parolo miksiĝas kun tiu pri la origino de l’ homo kaj pri la origino de la homaj socioj; ĝi koncernas la primitivan historion de l’ homaro. La parolo kreiĝis samtempe kun la grada disvolviĝo de la homa cerbo kaj kun la formiĝo de la socio¹).”

La origino de l’ homo fuĝas en la nokton de la prahistoriaj tempoj kaj pri tiu problemoj tiomfoje diverse debatita, tiu verketo ne pretendas liveri ajnan hipotezon pli malpli akceptindan. Gravas tamen klare difini la punkton de kie ni ekpaŝis. Tiel ni pli utile vidos la faritan iradon kaj observos la farotan.

Ĝenerale oni cedas, ke la legendoj enportas kelkajn vererojn. Sub simbola aspekto, ili kaŝas realajn faktojn, kies konturoj aliformiĝis tra la jarcentoj. Verŝajne la legendo de la Babel-Turo indikas la originon de la transformiĝo de unu lingvo en diversajn dialektojn. Tiu opinio konformiĝas cetere al tio, kion instruas la lingvistiko: “La plimulto el la lingvoj nune uzataj en Eŭropo apartenas al unu sola grupo lingva; alivorte ili rezultas el transformoj de unu sama lingvo, nomita “hindo-eŭropa”, kies unueca periodo estas prahistoria, kaj kies konsistigaj elementoj jam de longe tre disiĝis²).”

¹) J. Vendryes, profesoro ĉe la Paris-a Universitato, en sia libro: Le Langage (La Parolo), paĝo 8 (1921).

²) A. Meillet, profesoro ĉe “Collège de France”, en sia libro: Les Langues dans l’ Eŭrope Nouvelle (La Lingvoj en la nova Eŭropo) paĝo 15 (1918).

Ni ne scias kiamaniere la lingvo hindo-eŭropa perdis sian unuecon dum la prahistoria epoko, sed male ni povas sekvi la diverĝan movadon de la latino, kiu naskis la roman-lingvojn nunajn: “Dum ĝis la roma Imperio daŭris, dum ĝis la roma civilizacio restis sama en ĉiuj provincoj, tiam la latino konservis sian unuecon. Sed, ekde la IIIa jarcento post j. k., la antikva civilizacio oscilas. V-an jarcenton, la Imperio rompiĝas, kaj ĉiu provinco havas propran sorton.

La interlandaj rilatoj fariĝas malfacilaj. Ĉiu regiono, ĉiu urbo havas vivon apartan. De tiam, la lingvo disvolviĝas laŭ maniero aparta en ĉiu urbo. Kun la en diversajn naciojn dissplitiĝo de la roma Imperio, samtempe la latina lingvo dissplitiĝas en diversajn lingvojn. IX-an jarcenton, la franca, l’ itala, la hispana estis malsamaj lingvoj, kvankam en Francio, en Italio, en Hispanio oni senĉese pretendis paroli latine kaj kredis ja, ke oni latine parolis¹).

La sama fakto ripetiĝas je epoko pli proksima; la franca lingvo parolata IXan jarcenton dividiĝas en regionajn dialektojn dum la meza Epoko, tio pro la dispeciĝo de la aŭtoritato dum la feŭda reĝimo.

Male, la unueco en politiko kaj la unueco en civilizacio trudas la unuecon en lingvo. La roma civilizacio estis trudinta la latinon al la tuta Imperio. Same, en Francio, sur la ruboj de la feŭdismo, la reĝismo trudas la dialekton de (l’Ile de France) la Pariza regiono al ĉiuj provincoj. Tiel formiĝis la franclingva unueco.

Niaopinie, tiuj du ekzemploj sufiĉas (multaj aliaj estas citeblaj) por montri kiel kreiĝas kaj detruiĝas unu lingva unueco. La ekzisto de la lingvo hindo-eŭropa dum la prahistoria epoko supozigas je unu tiama unueco de civilizacio. Pri tio, s-ro Meillet diras.

“Por krei unu lingvan unuecon, necesa estas unu nacio, kiu konscias pri sia unueco. Nenio rajtigas paroli pri raso hindo-eŭropa; sed nepre ekzistis iam (oni ne scias ĝuste kialoke nek kiatempe) unu hindo-eŭropa nacio²).”

S-ro Lucien Febvre, profesoro ĉe la Strasburga Universitato, jene rimarkigas ke, je malproksima epoko, ekzistis ja . . . “socioj vastaj, ampleksaj disŝovantaj sian civilizacion sur grandegajn spacojn. Oni eble miras pri tiel longaj perspektivoj, sed malprave, ĉar nun ankoraŭ, la Eskimoj kovras spacon 8000 kilometrojn longa, de Alaska ĝis la orientaj bordoj de Grenlando, de l’insulo Pasko ĝis la insularo Samoa, de Nov-Zelando ĝis Sandwich; do sur spacego trifoje pli granda ol Eŭropo, ekzistas praktike nur unu sola lingvo; post kelkaj horoj, ajna Tahiti-anoj kapablas kompreni eĉ paroli la dialektojn de Nov-Zelando, de Markizo- aŭ Sandwich-insuloj³)”

¹) Les Langues dans l’Europe Nouvelle (La Lingvoj en la nova Eŭropo) tie-ĉi kaj tie.

²) Introduction á l’étude comparative des langues indo-europèennes (Enkonduko al komparativa studo de la lingvoj hindo-eŭropaj), 5a eldono paĝo 405 (1912).

³) La Terre et l’ Evolution humaine. (La Tero kaj la homara evoluo) p. 187 (1922).

— paĝo 6 —

Se mankas la politika unueco, tiam la unueco de civilizacio sufiĉas por konservi la lingvan unuecon. Sed, konsiderante la nunan tempon, ni konstatas, ke malaperis la kaŭzoj kiuj, en la pasinto, rompis la lingvan unuecon. Plenumita estas la ciklo de la disiĝo kaj diverĝo de la popoloj. Ni ekpaŝas en la tempon de tutmondeco. La tekniko, ido de la scienco, ĉiutage pliproksimigas la popolojn kaj teksas inter ili pli kaj pli da solidarecaj ligiloj. La distancoj nuliĝas. L’ aviado kaj la senfadena telegrafio penas senĉese al malvastigo de nia planedo. Nun, por iri de Paris ĝis Moskvo, oni pasigas malpli da tempo ol antaŭ cent jaroj por iri de Paris ĝis Lyon. La transmisio de la parolo ignoras la distancon. Ĉio tendencas unuformiĝi: poŝto, fervojo, kostumoj, fabrik-sistemoj ktp. Preskaŭ ĉiuj opinioj komune asertas, ke la civilizacio celas unuecon.

Plie, la kapitalista Imperiismo tendencas krei tutmondan ekonomion. Tion pruvas firme la interveno de Ameriko en la aferojn de Eŭropo ruiniĝinta kaj vundita. Nenio kapablas haltigi la marŝadon de la nepro: la nunaj nacioj estas fandiĝontaj en unuecon pli grandan, samkiel la provincoj fandiĝis en nacian unuecon. La ĉiam kreskanta nombro de ĉiaspecaj organizaĵoj internaciaj montras klare, kiadirekten paŝas la homaro. Kiu scias observi sen ajna antaŭjuĝo, tiu facile konvinkiĝas, ke la historia proceso kondukas certe al unueco de civilizacio kaj konsekvence al unueco de lingvo.

(Daŭrigota) Tradukis el la franca L. B.

El Britio

5 el la estroj de la Brita K. P. malliberiĝas je 1 jaro; 7 je 6 monatoj. La juĝistaĉaro diris, ke eĉ la K. P. estas kontraŭleĝa. Ŝveliĝas simpatio por ili eĉ inter k-doj, kiuj ne konsentas kun ili en la afero de tuja ribeligo en la armeo. Eĉ la “Liberala” Partio protestas parlamente kontraŭ la proceso kaj ĝia atako kontraŭ libereco en opinio kaj parolado.


Ankoraŭ komisiono enketas pri la bankrota karbindustrio. La posedantoj nun argumentas, ke la mallaboremo de la ministo, lia “alta” salajro kaj lia labortago de 7 horoj ruinigis la industrion; sed eĉ ili konfesas, ke la “reparacia” karbo el Germanio detruis por ili la vendejon speciale en Francio kaj Italio.


La registaro brita fanfaronas; ke ĝi jam aranĝis komitatojn en ĉiu distrikto, por prepari kontraŭ ebla ĝenerala striko en la venonta majo, kiam la aliaj sindikatoj denove helpos la karbministaron. En majo finas la subvencio registara kaj estas decidata la salajro de la ministo.

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Al tiuj, kiujn interesas Sennaciulo

Jam videbliĝas ĉermetoj ĉe la en aŭtuno plantita arbo. En diversaj lokoj entuziasmaj kamaradoj ekkonas la neceson kaj ekprenas la bridojn en la manon, por denove enreligi la elreliĝintan ĉaron. Ili demonstras tion per renovigo de sia propra abono kaj plue komencas varbi novajn abonantojn.

Pasis la periodo, kiam kelkiuj, ĉu prave aŭ malprave, malinklinis al SAT kaj ties organoj, asertante, ke ili (SAT kaj ĝiaj organoj) estas tro komunist-tendencaj; ke oni ne povas aparteni al ĝi (SAT), malpli ĝin propagandi. Hodiaŭ post ŝanĝo en la SAT-aparato, kiam tiuj argumentoj ne plu estas aktualaj, oni tamen nur malmulte ekscias pri subteno aŭ kunlaboro de tiuj antipatiuloj. Ĉu ili serĉas novajn argumentojn aŭ la vojon por alproksimiĝi? Nu, ni esperu, ke ili baldaŭ trovu la lastan.

Aliflanke, la konsciuloj zorgu pri bona kaj sufiĉa suko, kiu kreskigos la ĉermetojn al fruktodonaj branĉoj. Estas necesa la fekundigo de la grundo kaj tio konsistas en energia firmigo de nia organizaĵo, de niaj organoj, de nia tuta aparato.

Ĉiu grupo organizu la fakon “por SAT-a laboro” eĉ ĉiu sola membro surprenu tiun taskon.

Rilate al varbado oni elektu en sia grupo kasiston, kiu per konstanta, ĉiusemajna enkasado de partpagoj plifaciligos al membroj, abonantoj ktp. la vivon en SAT; (tiel procedi jam postulas la ekonomiaj cirkonstancoj) kaj daŭre peras ĉion kun la administracio. — — — Rilate al kunlaboro ĉe la gazeto, oni organizu kolektivan verkadon, ĉu adaptiĝante al enhavo de “Senn.”, ĉu donante novajn konsilojn. (Vid. la art. “Kiel ni vivis kaj laboris” “Senn.” n-ro 8.) Mankas ekzemple ankoraŭ el multaj landoj la raportaj artikoloj aŭ tiuj, kiuj priskribas ekonomian staton, okazintaĵojn ĉu en la proletara aŭ esp-a movadoj ktp. Ekz. ni citu precipe la nordajn, okcidentajn kaj sudajn landojn, kiuj nin tre malabunde provizas per materialo. Estas devo de ĉiu SAT-membro laŭpove subteni, kunlabori en ĉiuj rilatoj por pli firmigi kaj pli bonigi nian parolilon.

Antaŭ ĉio, principo estu citi nur faktojn kaj sufiĉe koncize, se vi laboros laŭ tiu devizo, nenies laboro estos vana.

Eksiĝo el Redakcia Komisiono

Gek-doj Artur Lewin kaj Johanna Teichmann (ambaŭ anark.) eksiĝis el la Redakcia Komisiono, ĉar la Red. Kom. malakceptis enpresigon de artikolo pri TLES en Sennaciulo. — Sekve tiu tendenco ne plu estas reprezentata.

Aliaj tiu-tendencaj k-doj ne troviĝis, sekve nun ne estas reprezentantoj de tiu tendenco en Red. Kom. Red. Kom.

Laboristaj masoj postulas utiligon de Esperanto

  1. nov. en Kazanj (Tartara Respubliko, Sovetio) okazis senpartia konferenco de urba regiono. La ĉefa punkto en la programo de la konferenco estis la problemo pri internacia laborista unuec-fronto. Dum la diskutado, kiu sekvis post raporto pri tiu ĉi temo, nia k-do Lidin rakontis al la konferenco pri nia unuecfronta SAT kaj atentigis pri valoro de esp-o por starigo de la unueca fronto.

Rezulte la konferenco akceptis jenan rezolucion:

“Senpartia konferenco de laboristoj kaj oficistoj de Kazanj aprobas la laboron de angla-soveta komitato en ĝia celado, atingi unuecan, tutmondan, sindikat-movadon, alvokas laboristojn ĉiulandajn al unueca sindikata Internacio kaj metas antaŭ Komintern kaj Profintern la problemon pri utiligo de la unueca internacia helplingvo Esperanto, kiel unu el rimedoj por garantii la kreon de unueca fronto laborista.”

La konferencon partoprenis 400 delegitoj, reprezentantaj pli ol 8000 laboristojn kaj oficistojn de Kazanj.

≡ KRONIKO ≡

Britio

Londono. Dum la jarkunveno de la Laborista Esperantista Klubo, kiu okazis lastan semajnon, la sekretario raportis pri la tre bona financa stato de la klubo, malgraŭ tio, ke ne ekzistas kotizo, sed nur monkolekto, kaj membro estas ĉiu, kiu dum jaro vizitas almenaŭ 10 foje la klubon. Dum la jaro 10 alilandaj kamaradoj vizitis nin, kaj la membroj pli multnombre ol antaŭe ĉeestis. Oni lernis kanti multajn novajn kantojn el la nova Laborista Kantaro, akompanata per piano, kiun oni antaŭ ne longe starigis en la klubon. Pro la decido de la Sindikata Kongreso en Scarborough, alpreni Esperanton, kaj pro artikoloj en Esperanto en la ĉiutaga laborista ĵurnalo “Daily Herald”, la klubo ricevis alfluon de novaj lernantoj al sia klaso, kiu okazas antaŭ la ĝenerala kunveno. Kelkaj membroj de la klubo starigis klasojn en siaj distriktoj.

Estis ankaŭ starigita Libertempa Kaso, al kiu la klubanoj kontribuas laŭvole ĉiusemajne, kaj en ses semajnoj troviĝas en la kaso pli ol kvin funtoj por libertempoj. Oni formis Lego-Rondon de “Queen Silver” por cirkuligo de la liberpensa gazeto laŭ ŝia nomo. Unu el niaj kamaradoj enkondukis brilan ideon por vendi literaturon de Esperanto. Ĉiu partoprenanto pagas egalan

— paĝo 7 —

sumon en loterion kaj la gajnanto bonŝance akiras valoran libron, kiun li eble neniam aĉetus. Dum la somero oni faris tre sukcesan paroladon en Hyde Parko, kie multaj klubanoj parolis antaŭ granda aŭdantaro kaj oni vendis multajn propagandlibrojn kaj lernolibrojn.

Teo kaj malkaraj manĝaĵoj sentigis niajn membrojn komforta kaj donis sufiĉan profiton por renkonti iun deficiton kiu eblus okazi.

La klubo decidis aniĝi al SAT kaj al la nacia asocio (Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj) por plifortigi la poresperantan agadon. Ankaŭ ni aliĝis al la nove starigita kaj energia Nacia Federacio de Laboraj kaj Metiunuiĝaj Kluboj por puŝi nian lingvon en tiuj sferoj. Ĉiumonate dum la jaro ni anoncos en “Daily Herald” pri klasoj kaj klubo por kiu celo oni voĉdonis specialan sumon.

Du foje dum la jaro ni sendis monhelpon al la Proletara Ruĝa Helpo por suferantaj proletaroj en aliaj landoj. Ni ankaŭ sendis al la Pola Registaro kaj la Pola Ambasadoro en Londono proteston kontraŭ la proceso kontraŭ Lansutekij, skribita en Esperanto.

Oni ĵus starigis komitaton de Londonaj Esperantistaj Kluboj por pligrandigi la vendadon de “International Language”, bonega angla lingva gazeto por propagando de Esperanto pere de la ĵurnalvendistoj. En ĉiu numero de tiu gazeto estos enmetata speciala flugfolio donanta detalojn pri kluboj, klasoj ktp.

Oni diskutis temojn, kiuj tuŝis de Marks ĝis Coué.

Nia klubo bone funkcias kaj la klubanaro estas tre kontenta pri ĝi.

J. Floro (Londono).

Francio

Lyon. En la 3 kursoj malfermitaj de la Esp. Laborista Grupo estas 40 gelernantoj.

Duagrada kurso estas malfermita en Laborborso la 23. novembro — 15 gelernantoj (Gvidanto K-do Roux).

La 16. nov. okazis ĝenerala kunveno de Esp. Lab. Grupo. Anoj kaj lernantoj estis kunvokitaj. Ĉeestis 62 gek-doj. K-do Françon nur de 3 monatoj varbita al Esperanto kaj al SAT paroladis pri lia vojaĝo kaj restado en Sovetio. Tiu k-do partoprenis la delegitaron de l’ edukistoj. Li tre interese klarigis ĉion kion li vidis kaj li konstatis, ke la vivo de laboristoj en Sovetio pli kaj pli fariĝas bona kaj agrabla. Li konfesis, ke kvankam tute ne ilin serĉinte, li trovis esperantistojn en ĉiuj urboj, kie la delegitaro haltis por enketi. Dankon al k-doj el Stalingrad kaj Tiflis, kiuj akceptis nian amikon! La sukceso de tiu kunveno ja pruvas, ke en Lyon nia movado kreskas.

La 26. nov., nia k-do Arnaŭd paroladis pri Esperanto ĉe publika kunveno organizita de l’ kompartio.

H. Nicollet 771.

Germanio

Chemnitz (Saksio). Sabaton, la 12. dec. 1925 okazos en “Popoldomo”, kunveno de L. E. A. grupo Chemnitz, en kiu nia k-do. Willy Bennewitz parolados pri siaj travivaĵoj en Sovetio kiel ano de laborista delegacio al Sovet-Ruslando.

La kunveno komenciĝos je la 8. horo. K-do W. Bennewitz parolados en esp-o. La gek-doj el Chemnitz kaj lokoj proksimaj al Chemnitz, estas invitataj viziti ĉi tiun verŝajne tre interesan kunvenon.

SAT-ano 2401.

Essen. La SAT-anoj de Essen okazigis dum la tempo de 9.—15. novembro esp.-ekspozicion.

Interalie estis aranĝita “Rusa angulo”; se oni en Rusio oficiale eldonis poŝtmarkojn — kaj kartojn en Esperanto, tiam la lingvo do devas iel utili — tiel la vizitantaj laboristoj konkludis vidante la esp. karton kaj anoncis sin partopreni kurson.

Ankaŭ la aĵojn de alilandaj kamaradoj atente la sciemuloj rigardis sentante, ke oni tiel povas krei veran internaciecon — sennaciecon. Tion ankaŭ opiniis laborista gazeto el Essen, kiu raportis pri la ekspozicio. La instruistoj de la senkonfesa lernejo ankaŭ ne preterlasis la okazon, montri al la infanoj jam eklernintaj Esp-on, tiujn vidindaĵojn.

Koncize — ni kontentige sukcesis, almenaŭ pli bone, ol ni mem antaŭe esperis. Relative multe da SAT libroj estas venditaj.

Por partopreni kurson sin anoncis tiom da gelaboristoj, ke ni povis malfermi kelkajn kursojn kun proksimume 100 lernantoj. Nun funkciadas ĉi-tie 21 kursoj.

Fine ni ankoraŭ aldonu, ke ni per la ekspozicio tutbone konvinkis la venintajn proletojn, ke Esperanto estas taŭga ilo por igi nin klaskonsciaj kaj, ke ĝi bone servas ĉien ajn semi revoluciemon kaj batalemon kontraŭ niaj subpremantoj.

Ĉiuj k-doj, helpintaj nin, perjene kore estu dankataj. SAT grupo, Essen.

Nederlando

Amsterdam. K-do Winterink, publikigas en Onze Strijd organo de la Ned. Ligo de Komerc- kaj Kontoroficistoj serion da artikoloj pri esp-o. En la sama

“Metamorfozo”

Laŭ unuecvoĉa konfeso laborkabineto de s-ro Breiht estis la sola en sia speco. En ĉi-ĉambrego ĉiam regis atmosfero farema, ofte multvivkostajn aferojn oni decidis tie ĉi, do meblaro kaj priservantaj ĝin elektrikaj (s-ro Breiht ĉiam estis — progresinstinktplena kaj liberpensa, do ne ŝatis vivemajn servistojn) aparatoj tute valoris sian gloran lokon.

L’ oportuneco, reĝimordeco kaj lukso aferema — jen principoj, kiuj bazis ĝin kaj ĝiajn ornamaĵojn, ellaboritaj de la plej famaj artistoj kaj stilistoj de l’ mondo.

Mirinda, tre mirinda kaj enviinda estis enhavo de ĉi-ĉambro, sed io alia senfine fierigis s-ron Breiht kaj kontentigis lin, — ĝi estis Monumento de l’ progreso.

Sur la majesta piedestalo, plej majestpoze altiĝis la kolosa virinfiguro superkaptenanta la ekbruligitan torĉon — simbolon de l’ kulturo, homfrateco kaj vivharmonio —.

Multjare staris ĝi en la sama, kvazaŭ neŝanĝebla pozo; malnovan meblaron anstataŭigis plejnovstila, tekniko donacis novajn kaj novajn, senlangajn plenumistojn de la homa volo, amasigante kabineton, sed monumento de l’ progreso neniam perdis favoron majstran, regante en la sanktejo de l’ naturreĝo.

* * *

Pasis la tempo. Same funkciadis la mirinda kabineto de l’ tutpova sinjoro, same furiozis monumento de l’ progreso, sed jam kadukiĝis la maljuna korpo de la malnova mondo kaj el la kadavro de l’ pasinto montriĝis verdaĵo de l’ estonto.

Pasis la tempo. Iom rompetis la kutima paco de la mirinda ĉambro. Senpaceme sonetis telefonoj kaj frapetis telegrafo, gardpozis meblaro, eĉ ne ŝanĝebla monumento de l’ progreso perdis sian majestecon kaj la eterna torĉo de l’ kulturo en la mano de l’ ŝtonoza virino ŝajne iom balancetis, timeme aŭdante paŝojn de l’ vivo. S-ro Breiht perdis bondigestadon.

Pasis la tempo. Furioze laboradis sanktejo de l’ aferoj altaj; senfine sonetis telefono, kraketis afermaŝinoj; senfine, senfina telegrafrubando elfrapetis terure fersonajn, razilakrajn vortojn: — homekscitiĝo [?], striko, revolucio kaj rapidiĝante respond-elportis — vipoj, pendigiloj, malliberejoj, milito . .

Malgrasiĝis, paliĝis, malfortiĝis s-ro Breiht.

Ŝajnis, estingiĝis la torĉo de l’ kulturo en la mano de l’ progreso, simbolanta virinon kaj fermis ŝi siajn okulojn ektimiĝante fajrojn de l’ nuntempo.

* * *

Silentas aparatoj. Malordo en la ĉambro de l’ ordo. Aĵoj de l’ scienco kaj arto estas disĵetitaj sur kotaĵigita planko. Haltis pulso de l’ estinta vivo. Ĉirkaŭita per senlangaj atestantoj de l’ estinto, la majstro de la objektoj, furiozvizaĝa kaj bestaspekta, enŝovinte fingrojn griziĝinta nekombitan kapharon, freneze rigardadas figuron de l’ giganto disbatanta ĉenojn ĉirkaŭligantajn terglobon, kies muskoloza korpo stariĝis sur la piedestalo de l’ foriginta virino de l’ progreso.

Tra malfermitaj fenestroj enflugas, plenigante ĉambregon de l’ maŝinsonoj, gajaj akordoj, kanto de l’ libero . . .

Dm. Albanov, Saratov

— paĝo 8 —

gazeto ni legas, ke la supre nomita Ligo proponis je la intern. kongreso de Komerc- kaj Kontoroficistoj kaj Teknistoj: 1. aperigi la Intern. Sciigojn ankaŭ en esp-o; 2. permesi esp-on kiel kongreslingvo. La propono estis transdonata al la internacia estraro por ellaboro.

A-dama studa klubo eldonis flugfolieton pri SAT kaj esp-o.

Enschede. K-do de Bruin publikigas artikolojn pri esp-o kaj SAT en De Comunistische Gids.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k.ĉ.l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Bulgario

— K-do Todor Todorov, VIII. klaso, Loveĉ, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, precipe pri Marksa Sociologio k. Filozofio.

Britio

— K-do Harold Kear, 21, Anerley Park, London, S. E. 20, dez. junajn korespondantojn por gelernantoj (13—16 jaraj).

Ĉeĥoslovakio

— K-do Rudolf Burda, Plzen-Letná, No. 152, dez. koresp. kun rusaj gek-doj kaj komunistinoj el ĉ. l. prec. el Francio, skrib. ankaŭ iom france. Sendu unue poŝtk.

— K-do Viktor Potysz, Karvinná, No. 884, (Silezio), dez. koresp. k. ĉ. l. PK, PI, L, PM, certe resp.

Germanio

— K-dino Lotte Pelka, Dimpfelstr. 48, Leipzig-Schönefeld, dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. sport- k. virina movadoj.

— K-do Paul Jäger, Taubestr. 25, I., Leipzig-Schönefeld, dez. koresp. pri ĉ. lab. temoj k. ĉ. l. L, PI. Certe resp.

— K-do Richard Pförtner, (17 j.) Petzoldstr. 11, Sebnitz i. S., dez. koresp. k. ĉ. l.

— K-do Erwin Kirchhübel, Erlau, 5-c., Amtsh. Rochlitz i. S. dez. koresp. k. ĉ. l., volonte interŝ. papermonon kun Sovetio.

— K-do Fritz Götze, Jägerstr. 6, II. Altenburg i. Th. dez. koresp. pri vivkondiĉoj, L, PK, PI, k. ĉ. l.

— “Membroj de Prol. Esp. Grupo” dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Respondo garantiata. Bonvolu skribi al: K-do Rudolf Szczepanski, Alaunstr. 32, III. Dresden-N 6.

Adresŝanĝo: K-do Ch. F. Hochhäuser, Poste restante, Hauptpostamt, Leipzig, (antaŭe en Breslau).

Nederlando

— K-do Nikolai Karotam, Cleeffkade, 7, Aalsmeer, dez. koresp. kun gek-doj, havantaj spertojn pri organizo de intensa k. fruktiva laboro en SAT-grupoj k. lab.-esp. societoj.

— Esp. Grupo “Ĉiam Supren” Aalsmeer dez. koresp. pri ĉ. temoj seriozaj. Nia loka gazeto “De Meerbode” konsentis presi let. ricevitajn en Esp. Helpu al la praktika uzado de nia lingvo! Adresu ĉion al: K-do A. H. Hoogervorst, Seringenstraat, 6, Aalsmeer.

Sovet-Unio

— K-do N. Fedorov, ul. Krasniĥ Zorj, 50, kv. 6, Leningrad, dez. koresp. pri div. temoj, preferas junularmovadon k. akt. okazintaĵojn.

— K-dino E. Tuljakova, pr. Karla Libknehta, 63, kv. 15, Leningrad, serĉas gekoresp-antojn por sia grupo (kom. gejunuloj) pri junularmovado.

— K-dino Klara Rubinŝtein, ul. Urickogo, 17, Ĉerkassi (20 j.) dez. koresp. kun eksterlandaj k-doj. Respondo garantiata.

— K-do A. Romanov, ul. Karla Marksa, 13, Ĉerkassi, dez. koresp. kun eksterl. gek-doj k. interŝ. PM.

— K-do Andreo Sidorov, N. strelkovij polk Dondivizij, Rostov n/D. dez. koresp. k. ĉ. l. L, PK, PI.

— K-do Konstantin Tulakov, pr. K. Libknehta, 63, kv. 15, Leningrad, deziras koresp. k. ĉ. l. pri demandoj de sociala asekuro. Certe resp.

— K-dino Zemskova Valentina, jurnalistino, Novonikolajevsk, (Siberio), str. Komunistiĉeskaja, 82, dez. koresp. kun k-doj el ĉ. l.

Adresŝanĝo: K-do Bojev Sergio, Vetotdel Narkomzema, Poltorak (antaŭe en Orenburg).

[BILDO p.8 | 11,51,24,63] Kvinpinta nigra stelo apud dika vertikala nigra trabo, kadro de la reklamo.

[REKLAMO p.8] BONA LIBRO — KONVENA DONACAĴO. Ĉiuj eblaj okazintaĵoj (familiaj festoj k. aliaj festotagoj) donas ĉiam okazon kaŭzi ĝojon al parencoj, amikoj kaj konatoj. Tion oni precipe provas per bonsencaj prezentoj. Nenio taŭgas pli ol bona libro. Ĝi havas daŭran valoron. Ĉe nia Eldon-Kooperativo estas havebla ESPERANTO-LITERATURO el ĉiuj fakoj, ekz.: scienca, socipolitika aŭ beletristika, rekomendinda al ĉiuj Esp-o-parolantoj kaj komencantoj. Kiel lasta aperis: Jean Tousseul, La morto de Blanjo, trad. Léon Bergiers. Duobla volumo de Biblioteko de Sennaciulo. Petu nian katalogon! — Ni Legu! Brunulo. Intern. Legolibro — Nur volu! Izgur — Fausto, Goethe — Eklumo en Abismo, Barbusse — La Komunista Manifesto — Dokumento de Komunismo — ABC de Sennaciismo, V. Elsudo — For la Neutralismon! — El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko — Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso) — Proletaria Kantaro (kun muziknotoj) — La Kemio de la Universo, Fersman — Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatio — ELDON-KOOPERATIVO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT) Administrejo: RICHARD LERCHNER, LEIPZIG-STÖ., COLMSTR. 1, (Germ.)

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 64, 17-a de decembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

[BILDO p.1 | 8,4,90,34] Kaplinio de la gazeto: supre steleto kun la literoj SAT inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE»; sub ĝi la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» en kadro kaj la granda stiligita titolo SENNACIULO.

2-a Jaro, N-o 12 (64) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 17. Decembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Korespond-adreso: “Redakcio de Sennaciulo”, Colmstr. 1, Leipzig-Stö. (Germ.) | Gvidanto: Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Balkana murdado *)

Balkana duoninsulo areas ĉirkaŭ 800 000 km² en kiu lokiĝas 38 420 000 diversnaciaj loĝantoj. Ĝi estas dividita inter 5 landetoj, nome:

Rumanio okupas ĉirkaŭ 305 000 km² kun 16 200 000 loĝantoj Jugoslavio okupas ĉirkaŭ 248 000 km² kun 12 030 000 loĝantoj Bulgario okupas ĉirkaŭ 96 000 km² kun 4 860 000 loĝantoj Grekio okupas ĉirkaŭ 122 000 km² kun 4 480 000 loĝantoj Albanio okupas ĉirkaŭ 28 000 km² kun 850 000 loĝantoj

Tiel dividitaj supre nomitaj landoj enhavas sufiĉe grandan nombron da diversaj alinacianoj, kio kaŭzas eternajn malpacon kaj konflikton.

Ĵus meze de balkana duoninsulo lokiĝas iu parto de la tero, iu fokuso vulkana, kiu pretendas ekfajrigi novan militon, novan sangan interpuŝiĝon. Ĝin oni nomas “Makedonio”. Sed akcentu ni tuj, ke Makedonio estas nacia konglomerato, do samtempe iu problemo solvenda. Historio notas, ke Makedonio estas patrujo de antikva, fama militestro kaj reĝo Aleksandro Makedona. Balkanano, ne makedono, ĉu laborulo aŭ burĝulo estis aŭdanta paroli pri Makedonio jam dum sia infaneco, en unua popollerneja klaso, ke ĝi estas “neliberigita parto de la patrujo”. Tion predikis kaj predikos samtempe instruisto kaj profesoro en Beogrado, Ateno, Sofio kaj Terano; Kiu estas prava? Ĉiuj volas fariĝi rabistoj! Inteligentularo kaj ĉiuspeca burĝaro ensuĉinte tiun “sanktaĵon”, ne estas povanta esti alia — krom esponanto de tia ideologio. Jugoslava burĝaro do diras: jugoslavaj vilaĝoj etendiĝas ĝis Saloniko; bulgara burĝaro diras: la tutan makedonian parton, kiun posedas Jugoslavio, loĝas veraj bulgaroj; grekoj kaj albanoj pretendas reciproke la samon. Ĉe ĉi-stato oni vidas, ke “Makedonia problemo” ne estas ankoraŭ solvita kaj, ke ne estas solvenda, ĝis sur Balkano ne aperos Balkana Socialista Federacio! Dume, ĉi-stato de nesolvita problemo timigas balkanan laboristaron kaj kamparularon, por ree ne esti alkondukita al la homa buĉejo. Kontraŭe, burĝaro revas, predikas kaj orgias pro liberigo siajn fratojn translimajn . . . Tio estas unu el la multaj cirkonstancoj, kiuj subpremas kaj timigas la laborularon de la Balkano. Tio estas ŝtonego sur ĝia brusto . . . Precipe makedonoj estas tiuj kiuj plejmulte suferegas kaj en unu vorto estas murdigitaj. Ĉiuj ŝtatetoj loĝantaj Balkanon: Bulgario, Jugoslavio, Grekio, Albanio post la renverso de turka regado sur Balkano tuj alkorpigis al si iun parton de Makedonio. Sed tial, ke Makedonio estas nacia konglomerato kaj balkanaj ŝtatetoj disdividinte Makedonion starigis en la sama momento inter si la ŝtonon de la malpaco kaj kaŝan aŭ malkaŝan malharmonion. Ŝtatetoj alkorpigintaj malpli da Makedonio avide kaj ĵaluze montras sian malamikaĵon. Je celo malutili unu al la alia, ili subtenas diversajn supernaciistajn organizaĵojn, taĉmentoj kaj bandoj enigantaj reciproke translimojn kaj kaŭzas al la loĝantaro de Makedonio ĉiujn eblajn terurajojn kaj perfortojn. Ofte okazas, ke multaj vilaĝoj estas tute detruitaj de la fajro kaj vilaĝanoj murdigitaj. (Notinde estas, ke la suprajn organizaĵojn kaj bandojn burĝaj reĝimoj estis uzantaj kontraŭ laboristaro kaj kamparularo. Burĝaj politikuloj povas nur al ili danki, ke, laborist-kamparularaj revolucioj malsukcesis sur Balkano). — Do, ni konkludu, ke nomitaj ŝtatetoj balkanaj jam de sia aperigo kiel liberaj ŝtatoj ludas per ĉi-iloj uverturon de la armita koncerto — uverturon de pli-malpli proksime de unu neevitebla nova milito. Pro Makedonio jam koncernaj ŝtatetoj, du jaroj antaŭ la mondmilito kontraŭmilitis inter si. Kiel oni vidas el ĉi bildo, balkana fokuso — Makedonio — estas tia sektoro sur eŭropa kontinento, kiu atribuas al si unu novan sang-homan interpuŝiĝon. —

Por havigi al si iun bildon, kiom la loĝantaro de Balkano kaj precipe tiu de Makedonio estis suferanta, alpaŝu ni iom en la historion kaj lasu ni ĉi-politiknacian momenton. — La krucumiĝo de la loĝantaro balkana grandskale komenciĝis depost turka invado kaj almilito sur Balkano el Azio, kie ĝia potenco firmiĝis kaj longdaŭris ĝis kelkaj jaroj antaŭ la mondmilito. Turka regado kaj reĝimo estis la plej terura jugo kaj perforto por la balkana loĝantaro. Ĉi-jugo des pli estis netolerebla, ĉar la turka invado estis gvidata sub la religia egido. Turkaj militestroj (veziroj kaj reĝimularo) estis absolutaj mastroj ne nur de la havaĵo, sed de viroj, de la tuta familio. Kio por turka reĝimularo estis balkanano jen montru slava idiomo (vorto): “raja” sinonimo al vorto sklavo. Ĝi efektive estis tia. Ĝia kondiĉo de la vivo egalas al tiu sklavo el la antikva Romo. Ni povas kompari ĝin ankaŭ al sklavo “en la reĝimo de la koloniaj aferoj”, kiam eŭropanoj vigle ko-

*) Ĉi-artikolo estas verkita jus 2 tagojn antaŭ ol okazis nuna grek-bulgara milit-interpuŝiĝo. Kiel oni vidas, la verkanto de ĉi-artikolo avertis kaj konjektis ĉi-malamikaĵojn.

— paĝo 2 —

2 SENNACIULO

mercadis kun indiĝenoj kiel per komerca varo. Kiel balkana viro estis tiu amase elverŝiĝinta la sangon sur la batalejo, tiel balkanaj virinoj estis amase en turkaj haremoj. Historio prave diros pri Balkano: lando de larmoj, malĉastiĝoj, murdadoj kaj sango. — Novaj ŝtatetoj de la XXa jarcento, ĝiaj reĝimoj kaj kulturoj surmetis aliforme katenojn al la balkana popolo . . . Do, la kondiĉoj de la balkanano — de la laborularo — esence ne ŝanĝiĝis. Malaperiĝintan mezepokan turkan reĝimularon anstataŭis naciaj politikuloj, inteligentuloj kaj kapitalburĝuloj. Do ripetiĝas la samaj elementoj, la sama sorto: ĉiama sangigo, murdado kaj rabado. Ĝi ŝanĝis iom la vizaĝon, sed malbeno restis en sia daŭra valoro.

Je la fino ni demandu, kiam malaperos ĉi-malbenita sorto, ĉi-fantomo de sur balkana laborularo? Ni firme kredu! tiam, kiam sur la horizonto de la sunleviĝo aperos balkana federacio socialista!

Adriatikuloj.

Ankoraŭ unu bulgara ribelanto kaptita

Antaŭ du semajnoj estis kaptita de burĝaj agentoj la fama ribelanto R. Kemenceĝiev. Li estas vilaĝano ankaŭ bona spirita gvidanto de vilaĝanoj. Li estis kaj estas ĝis sia aresto unu el la plej viglaj kaj fervoraj propagandistoj. Post jaro 1923 li estis taksita de burĝa registaro kiel tre danĝera homo por nuna reĝimo. Ĉar li semas revolucian semon inter kamparanoj, de tiam estas nelegala kaj vivas subtere. Longan tempon li vojaĝis kaj ne estis kaptebla. Malgraŭ, ke li estas nelegala denove li laboris kaj agitis inter kamparanoj por la proleta movado. Li estis unu el nelacigeblaj batalantoj por la liberigado de tutmonda proletaro. Trifoje li estis mortkondamnita de militjuĝo, ĉar oni ne povis kapti lin kaj li ne povis esti ekzekutata.

Plej poste li estis kaptita de burĝaj agentoj en sia naskiĝvilaĝo, kaj li estis venigita en urbon Plovdiv. Laŭ lastaj sciigoj el bulgaraj burĝaj gazetoj li estis arestita en policoficejo, kaj li estos baldaŭ ekzekutita en urbo Karlovo — per pendigado.

Tio estas la sorto de ĉiuj laboristoj kaj kamparanoj, kiuj estas malkontentaj pri nuna burĝa reĝimo kaj agitas kontraŭ ĝi. Laboristoj kaj kamparanoj, kiuj agitas por ia maldekstra ideo, estas persekutataj kiel malamiko de “Patrujo”. Kie li estas kaptata, li devas esti mortpafita en sama loko, kiel hundo. Sed la burĝaro pensas, ke, kiam ĝi persekutas kaj pendigas ĉiujn pli viglajn batalantojn, oni sukcesos sufoki la proletan movadon. Sed male, ĝi iros kun grandaj paŝoj antaŭen. Jam venas la tempo, kiam laboristoj venkas. Vivu la tutmondaj batalantoj! Mane ĉe mane ni sukcesas venki la kapitalismon.

z

Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando

Rezultaton de mallonga priparolado ni atingis, ke ni interkonsentis, viziti kelkajn diversajn fabrikojn. Mi mem kun aliaj kamaradoj iris en ledfarejon, kie ni estis kore salutataj de la uzinkonsilantaro kaj la laboristaro mem. Jen ree la malfacilaĵo de la interkompreno sufokis iomete la entuziasmon de nia akcepto. Mankis al ni la tradukanto, fine maljuna laboristo helpis per sia modesta scipovo de la germana lingvo. Feliĉe la inĝeniero komprenis nian lingvon kaj ni povis komenci la trairon de la laborejoj. Unue ni surpriziĝis pro la grandaj amasoj de feloj, kiuj garantias por duona jaro laboreblecon. La fabriko produktas ledon de diversa kvalito, precipe rimenledon. En speciala laboratorio ĉiam pluraj kemiistoj provis novajn tanmetodojn, kaj ni ankaŭ povis konstati, ke en ĉiuj partoj de la uzino oni daŭre pli novigis la produktilojn. La laboro mem estas sufiĉe streĉa, pro tio nur viroj faris la pezan produktadan laboron. Virinoj nur estis dungitaj por purigado de administracio-oficejoj kaj de la laborista komitato, ankaŭ por ordigi la manĝejojn. Estas la unuaj laborprocedoj malagrablaj pro la akvoriĉeco, tiam la lastaj sufokis nin per ilia grandega varmego. Ĉiukaze mi povas imagi pli agrablan laboron. La salajroj moviĝis en por la taganrogaj cirkonstancoj atentindaj sumoj: 3—6 rubloj, ĉiu laboristo gajnis potage. Sanecaj kaj higienaj postuladoj bone estis plenumitaj. En specialaj manĝejoj la laboristaro havas la eblecon ricevi bonan tagmanĝajon por malalta prezo. Ke oni ankaŭ posedis proprajn klubejojn, tio jam estis memkomprenebla. En ĉi tiu ni ankaŭ vidis bibliotekon kun pli ol 10 000 libroj. En la nuna jaro la uzino havis gajnon pli ol du milionoj da rubloj, de kiu sumo oni destinis dek procentojn por plibonigo de la laborcirkonstancoj kaj por ebligi al la parto de la laboristoj pasigi ilian libertempon en ripozdomoj. Laŭ niaj ricevitaj informoj ĉiujare proksimume 200 laboristoj ĝuas tian privilegian leĝon por laboruloj. En la fabrikoj mi ankaŭ trovis la famkonatan “Leninangulo”, aranĝita pro honoro de Lenin.

Post kelkhora inspektado ni ree unuiĝis kun la aliaj kamaradoj por fari rondveturon tra la urbeto, kie multaj detruitaj domoj memoris je la furiozaj bataloj inter la blankuloj kaj ruĝuloj. Ĉe la marbordo ŝanceliĝis sur la ondoj multaj boatoj de la fiŝkaptistoj.

Dum la malfruaj posttagmezaj horoj ni renkontis kun la taganrogaj gelaboristoj en bonsukcesa mitingo, kie la proletaj amasoj entuziasme salutis nin. Ĉi tie mi ankaŭ konatiĝis kun k-do Abramoviĉ, kaj kelkajn minutojn ni pasigis en agrabla interparolado.

Precipe mi observis, ke la virinoj ĉi tie, kiel ankaŭ en la aliaj de ni vizititaj lokoj, multnombre partoprenis politikan movadon. Mi en tiu momento pensis, kiom bona tio estos en nia germana lando, se la virinoj komprenus, ke ili devas kunbatali sur ekonomia kaj politika kampo. Sed ŝajnis ankaŭ ĉi tie, ke la viroj mem ne pensas kiel plej ofte faras germanaj laboristoj dirante, ke la virino devas esti en domo, en la kuirejo, al la kuirpotoj.

La reveturo okazis per la vagonaro, ĉar la vespero jam malheligis ĉion. Alveninte en Rostov, ni uzis la malmultajn horojn enmiksi nin inter la gelaboristoj, kiuj ĉeestis en la apud la stacidomo situata popolĝardeno, ĝuante la belegajn vesperhorojn. Baldaŭ “vigla” interparolado parte ruse, parte germane, kaj ni eksciis, ke ĉiu ĝojas pri la nuna stato de ilia libereco, precipe la ina parto esprimis sian kontentecon.

Ne forgesi mi volas, ke la tagon antaŭe la laboristoj de Rostov aranĝis koncertvesperon honore de nia ĉeesto. La prezentadoj ankaŭ entenis teatrajn kaj gimnastikajn ludojn, kaj sen iu troigo ni povis aldoni, ke ni estis tute kontentigitaj. La prezentaĵoj montris bonan povon kaj mi kredis, ke ofte oni faras tion en la kluboj dum la libera tempo, alie oni ne povis ebligi tiun perfektecon de la prezentita.

(Daŭrigota)

Konferenco de laboristaj abstinenculoj

La 21. kaj 22. nov. okazis delegitkonferenco de la germana laboristabstinencula asocio en la sindikata domo en Berlin. Tiu konferenco precipe devis pridiskuti organizajn kaj propagandajn aferojn. La malfortigo, kaŭzita de la inflacio en Germanio, nun estas nuligita. La movado ree kreskas kaj gajnas pli kaj pli da influo inter la proletaro. Oni decidis profundan instruon de la junaj anoj kaj pli aktivan propagandon inter la virinoj. La penoj por kreo de laboristabstinencula internacionalo estu daŭrigotaj.

En la kadro de la konferenco okazis publika kunveno. K-do Sollmann parolis kiel unua pri la favora efiko de la alkoholmalpermeso. La diferencojn inter la amerikaj kaj germanaj cirkonstancoj li esprimis per jena frazo: “En Ameriko devas ĉiu, kiu volas ĝui alkoholon, ĝin serĉi kun penego; en Germanio ankaŭ al tiu, kiu ne volas trinki, oni altrudas la alkoholon.” Pluraj parolantoj traktis la temojn: neceso de kontraŭalkoholaj leĝoj, alkoholo kaj punrajto ktp. Precipe ili montris, ke alilandaj socialistoj jam delonge batalas en tiu direkto, kio nur estus en la intereso de la proletaro. La kunvenintaro ankaŭ akceptis kelkajn tiasencajn rezoluciojn. En la diskutado ankaŭ kuraĝis paroli reprezentanto de la alkoholmetio, kiun tre trafe reĝustigis la aliaj parolantoj.

Laboristabstinenculoj esperantistaj de la tuta mondo, helpu al kreo de la supre citita internacionalo! Ĉiu SAT-ano — abstinenculo estas petata, skribi pri tiu temo senpere al jena adreso: Deutscher Arbeiter-

— paĝo 3 —

SENNACIULO 3

Abstinenten-Bund, Engel-Ufer 29, Berlin SO 16, (Germanio). Skribu esperantlingve. Tiamaniere ankaŭ tiu asocio nepre ekkonos, ke tre faciligas la fondon de internacionalo nia Esperanto. Se ili ne havas spertajn esperantistojn inter si, do ili devas turni sin al ni. Sekve, ĉiu k-do apartenanta al tiu movado atentu nian deziron, kaj ankaŭ nia movado havos novan aprobanton.

El Hispanio

La hispana proletaro estas sendube unu el la plej malfeliĉa en la mondo. Tiu malagrablaĵo ne estas nova, do, ĝi jam devenas de antaŭtempoj.

Kompreneble, nuntempe kun la diktatoreco de Primo de Ribera la reakcio kreskis eksterordinare kontraŭ la proletaro organizita. Ĝi ebligas al ni vivi sen proletaj organizaĵoj kaj senlibereco en la ĵurnalaro. Ĉiuj hispanaj malliberejoj estas plenaj je klasbatalantaj laboristoj; nur en Barcelono pli ol du mil kamaradoj kuŝas en karcero. Sed ne finas ĉi tie niaj malfeliĉajoj. Nia burĝaro tre amikiĝis kun la diktatoro, kaj tia amikeco malebligas nin protesti pro nia mizerega vivo. Niaj salajroj ĉiam estas pli kaj pli malaltigitaj, kaj la ok-hora labortago, kiu kostis al ni tiom da sangaj luktadoj atingi ĝin, preskaŭ malaperis, en multaj laborejoj oni laboras naŭ aŭ dek horojn ĉiutage.

Se ni provas ribeli, tuj oni enkarcerigas ĉiujn organizantojn, nur pro tio multnombro da honestaj laboristoj kuŝas en malliberejoj; kelkaj el ili de antaŭ du aŭ tri jaroj.

Niaj malamikoj, la burĝaro kaj policanaro inventas senlace rabojn, ŝtelaĵojn kaj komplotojn kontraŭ la nuna registaro, ili ĉiam trovas tombojn, pafilojn kaj eĉ pafilegojn, ĉiam enmiksas niajn kamaradojn kiel aŭtorojn aŭ kulpulojn en siajn planojn. Sed tio nur estas kiel pravigo al nia sklaveco kaj enkarcerigo de niaj kamaradoj, kiuj tiele estas devigataj resti tie ĝis kiam okazos la tago procesi ilin, sed tio tre malfruiĝas, do ili certe scias, ke la proceso redonos la liberecon al la t. n. “kulpuloj”, atendante tion, niaj kamaradoj restas en malliberejo ĝis ilia putriĝo aŭ morto.

En la hispanaj malliberejoj okazas aferoj tiel monstraj, ke ili nur povas esti komparataj kun ti-kiuj okazis dum la feŭdala epoko.

Antaŭ du jaroj tre honesta laboristo, kiu ne akceptis malaltigon en la salajro, estis enkarcerigita; lia kamaradino kaj gefiloj vivas en la plej granda mizero. Tiom suferis tiu kamarado dum tiu tempo, ke li okule malsaniĝis, kaj sen kuracisto sen kuraciloj, li tute blinduliĝis, kaj ankoraŭ restas en karcero.

Alia kamarado ankaŭ enkarcerigita de antaŭ du jaroj, tute virga je kulpeco, suferante pro sia enkarcerigo kvazaŭ li estus sovaĝa besto, estante paca laboristo, li malsaniĝis en la cerbo, tute freneziĝis.

Similajn okazaĵojn ni povus multajn rakonti, sed certe ni farus senfina jenan raporteton.

Nur mi petas al la tutmonda proletaro, rememoru al la proletoj el Hispanio, kiuj suferegas persekutadon tiel kriman, kaj kompatu al aliaj, kiuj ne estante enkarcerigitaj suferas diktaturon saturitan de tiom da sklaveco, kio devigas nin vivi en tiel mizerega stato.

Noto. Sur pasinta numero de Sennaciulo mi legis artikolon subskribitan de k-do 3959, kiu enhavas kvazaŭ alvokon al la hispanaj kamaradoj, konsilante al ni ne partopreni la marokan militon. Mi volas klarigi, ke ĝis nun neniu SAT-ano hispana partoprenis tian militaĉon, malgraŭ la plej multaj estas en la militserva aĝo.

Kvankam ni suferas teruregan sklavecon, ni scias plenumi niajn devojn.

2003 el Barcelona.

Polio ne estas blanka lando (?)

Dum la debato en la Sejm (parlamento) pri la karcera administrejo la juda deputato Sommerstein deklaris laŭ la esplormaterialo de la Sejm-komisiono i. a. jenon:

La plej multaj de la politika enkarcerigitoj estas retenitaj en la esplorkarcero sub la plej hontindaj cirkonstancoj. Estas konstatita, ke ili estas retenitaj de la neobjektiva juĝistaro tute senkulpaj. La estro de la politika policistaro en Lemberg turmentis la politikajn enkarcerigitojn per elektra forto. Okazis, ke oni venenigis enkarcerigitojn per striknino, ke oni perfortigis enkarcerigitajn knabinojn, vundigis virinojn proksime de la seksaj organoj. La justecministro Sihlinski deklaris en sia respondo, ke la ekscesoj en la karceroj naskiĝis pro la agitado de la internacia ruĝa helpo, ĉar la “bolŝevistoj” alcelas, elkrii Polion kiel lando de la blanka teroro kaj ĝin kalumnii. Do ni nun scias, ke Polio ne estas blanka lando, sed tute demokrata, en kiu oni nur turmentas kaj enkarcerigas proletojn senkulpajn!

Komedio pri “Dawes”-karbo

Laŭ la belgaj tagĵurnaloj, la liverado de karbo el Germanio por ripar-pago, laŭ la plano de Dawes, estas haltigita de la belga registaro. Tiu registaro trovas, ke al ĝi estas neeble liberiĝi de tiu karbo, pro la helpo, kiun la germana registaro donas en vendado de germana karbo alilande kaj, precipe, en Belgio.

Belgoj, bezonantaj germanan karbon, iras rekte al la germanaj karbminejoj, ĉar tiamaniere ili havigas al si provizojn de karbo por pli malaltaj prezoj ol postulataj por la “ripara” karbo.

Pro tio la belga registaro decidis limigi la liberecon en vendado de karbo, kun celo ĉesigi la superŝutadon el Germanio. Ĝis nun Belgio rifuzis 90,000 tunojn de karbo kaj, laŭ plano de Dawes, ĝi devas pagi al Germanio po unu ora marko por ĉiu tuno rifuzita.

Oni komencis intertraktadon pri tiu temo kun Berlino.

Tradukis J. Floro (Londono).

Statistika bildo pri Hungario

(Ciferoj kiuj parolas)

Per ĉi statistikaj bildoj mi volas pruvi, ke la ofte aŭdita famo pri la mizera ekonomia stato de hungaria laboristaro ne estas troigita. Eĉ se oni funde rigardas la ĉi subajn ciferojn, tiam oni devos konstati, ke la vivo de hungara proletaro ĉiam pli kaj pli malboniĝas. Mi intencas doni per miaj statistikaj bildoj batalilojn en la manojn de kompetentuloj kaj montri al la tutmonda gekamaradaro, jen la sorto de tiuj, kies regantoj estas reakciuloj. Sed nun jam parolu mem la ciferoj: En la karbminejoj laboras el 55 000 laboristoj nur 36 000, en la ferindustrio el 50 000 nur 33 000, en la konstruindustrio el 22 000 nur 3 000, se oni pripensas, ke la senlaboruloj ricevas nenian helpon, tiam oni facile povos kompreni ankaŭ el ĉi ciferoj, kial grandiĝas ĉiam pli kaj pli la nombro de sinmortigantoj. Jen malgranda statistiko pri la sinmortigintoj el Budapest dum la ĉi subaj kvinjaroj:

En 1920 . . . . . 983 personoj „ 1921 . . . . . 941 „ „ 1922 . . . . . 883 „ „ 1923 . . . . . 936 „ „ 1924 . . . . . 1060 „ „ 1925 ĝis aŭgusto . 967 „ en tute . . . . . . 5770 personoj

La kaŭzo de sinmortigo en 1925 dividiĝas jene, laŭ la opinio de gvidantoj de Budapesta Libervola Savasocio.

Pro familiaj aferoj . . . 168 personoj „ ekonomia mizero . 183 „ „ amtrompiĝo . . . 82 „ „ malsano . . . . 96 „ „ vivtedo . . . . . 47 „ „ diversaj aferoj . . 491 „

La dividiĝo de sinmortigintoj laŭ seksoj.

Ĝis 1914 je ĉiu 100 sinmortigintoj, 73 virinoj „ 1919 „ „ 100 „ 94 „ „ 1925 „ „ 100 „ 112 „

La sorto de invalidoj estas la plej kortuŝa. Ekzemple 50% vivforton perdinta invalido ricevas de la ŝtato pomonate 36 000 paperkronojn, aŭ alivorte, je ĉiu dua tago nur tiom, kiom egalas je unu elspezo por tramveturo. Vidvino, kies edzo mortis en la milito, ricevas pomonate 24 000 kronojn, kaj por ĉiu infano 6 000 kronojn (aŭ je ĉiu tria tago pecon da bulko). La nombro de morto kaj morte naskitaj infanoj pliiĝis dum la lastaj jaroj laŭ la opinio de fakuloj je 20%. Oni fabrikas pli da ĉerkoj ol lulilojn. La nombro de pulmmalsanuloj pliiĝis de 2,7%—3%. Dum la lasta jaro la pliiĝo estis 25%. En 1920 je ĉiu 1000 personoj estis 13 geedziĝoj. En 1914 je ĉiu 1000 personoj naskiĝis vive 36 infanoj kaj nun nur 26, aŭ je unu triono malpli. La natura popolpliiĝo antaŭ la milito estis je ĉiu 1000 personoj 13 kaj nun apenaŭ 6 kaj de la ŝtatsaniga operacio de “Ligo de Nacioj” la natura popolpliiĝo malpliiĝis je 55%.

— paĝo 4 —

4 SENNACIULO

La pan- kaj viand-konsumado en Budapest apenaŭ atingas la 25—30% de la pactempa.

Do, por ke neniu povu diri, ke mi prisilentas la alian flankon, ĝuste tial mi pruvos, ke la kapitalistoj eĉ en ĉi malĝojigaj situacioj trovis siajn kalkulojn. Kiam la mizero de proletoj fakte estas por eksterlandanoj preskaŭ neimagebla, tiam la ĉi suba statistiko estas revoluciiga kaj ĝi pruvas tion, ke ĝis kiam ekzistas la kapitalista sociordo, ĝis tiam ĉiuokaze nur la proletoj malgajnas. La ĉi suba statistiko parolas pri tio, ke la aristokratoj, industribaronoj — kies entreprenoj fondiĝis kun la lasta duonjarcento — kiamaniere povis riĉigi siajn entreprenojn dum la lasta jardeko, en la jardeko de mondrenverso. Sed jam parolu mem la ciferoj: La “csetei Herzog”a bieno valori sen 1914 70—72 milionojn da kronoj, kio hodiaŭ multe superas la 72 milionojn da orkronoj. Grandega sumo ĝi estas, se ni pensas je tio, ke la tuta fundamenta kapitalo de la “Hungara Nacia Banko” estas nur 30 milionoj da orkronoj. Post la “tabakbaronoj” sekvu la “sukerbaronoj”. La bieno de familio Hatvani Deutsch valoris en 1914 94 milionojn, kio eĉ nun ne malpliiĝis (kalkulite en orkronoj). La bienon de Schossberger oni taksis en 1914 je 10—12 milionoj da kronoj, kio hodiaŭ estas 35—36 milionoj da orkronoj. La “Volfner”a bieno hodiaŭ estas 35—40 milionoj da orkronoj, kio en la pactempo eĉ proksime ne estis tiom granda. La testamento de “Barono Weisz Manfred” parolas pri 40 milionoj da orkronoj, kio en 1914 estis nur 10 milionoj, kaj ĉi sumo kreskis ĝis 1918 je 100 milionoj. La bienon de “Torzegi” oni taksis en 1914 je 15 milionoj, kio hodiaŭ valoras 25 milionojn da orkronoj “Barono Bacher Emil” en 1914 estis nur simpla milionulo kaj sia bieno superas la 30 milionojn da orkronoj. La “Budai Goldberger Leo” antaŭ la milito ĉiam vivis en bienembaraso, kaj sia bieno hodiaŭ superas 10 milionojn da orkronoj. Mi pensas, ke la ĉi supre cititaj ciferoj ankaŭ sufiĉas por pruvi, ke la grandkapitalistoj — sed nur ili — eĉ el ĉiu guto da sango kaj larmo, kion kaŭzis la mondmilito kaj la ĝin sekvinta renversita situacio, ili povis elpremi nur la belsonorajn orojn, dum la el sia panakira laboro vivantaj proletoj apenaŭ povis atingi nur 37% de sia pactempa vivebleco. Ne parolante pri la senlaboruloj el kies vicoj devenas la plej granda parto de sinmortigintoj, de pulmmalsanuloj, de mortuloj. Kaj ni hungaraj proletoj devas ĉi staton toleri per kunmetitaj pugnoj.

A. S.

Respondu! K-doj Guma, Henriko (354), Paris; Revo, Lucien (1267), Drezen, Ernest (1518), ambaŭ en Moskvo kiel membroj de Interliga Komitato inter la LEA-asocioj kaj SAT bonvolu respondi al la letero de la provizora estro: k-do Max Scheithauer, Wien III Blattgasse 3/5.

En laborista klubejo

(Sovet-Unio, Smolensk)

La sesa postagmeze. Pordo de klubejo malfermiĝis kaj amaseto de laboristoj eniris ĝin. Pasis kvaronhoro kaj jam ĉiuj ĉambroj, ĉambregoj kaj ĉambretoj estas plenaj de centoj da gelaboristoj. Ĉiutage pli ol 2000 laboristoj vizitadas nian klubejon.

Ĉiu havas por si bonan ripozon. Nia klubo havas 21 diversajn rondetojn: politikan, muzikan, ŝakludan, literaturan, esperantan, gazetan, pentristan, artistan ktp. Por virinoj ekzistas kudrista kaj trikista rondetoj. Kaj eĉ radio-amatoroj preparis antenon, surtegmentigis ĝin kaj aŭskultadas koncertojn el Moskvo.

Klubanaro konsistas nur el laboristoj kaj ruĝarmeanoj. Nelaborista elemento ne ekdeziros eĉ eniri klubejon. Ĉiuj deflankiĝos de li, kun li neniu parolas kaj li mem ekrapidos foriri, kvankam lin neniu pelos.

Ni mem gardas ordon en la klubejo. Ebriulo ne estos en la klubejo pli ol unu minuton, ĉar laboristoj mem tuj forigos lin.

Nia klubeja membrokotizo estas tre malgranda: 10 kop. ĉiumonate kaj senlaboruloj membriĝas senpage.

Ni havas nian manĝejon, nian teatron. Ilin rajtas viziti ĉiuj, sed la klubanoj havas favoran enirpagon.

Mi diros simple. La klubejo donas al ni ĉion, kion ni deziras. Kaj ni neniam forgesas, ke ĉi-ĉion donis al ni komunista partio, gvidata de karulo Lenin.

Senpartia klubano.

Kiel hungaraj “SAT-anoj” timiĝis estonajn “neŭtralulojn”

Estonio, tiom malgranda kiom ĝi estas kun siaj malmultaj loĝantoj, penas ĉiamaniere konatiĝi al siaj parencpopoloj inter kiuj troviĝas ankaŭ hungaroj. Por tiu celo oni aranĝis “fratigan” ekskurson al Hungario. Inter la aliaj “fratigantoj” kunveturis ankaŭ iu “neŭtrala” esp-isto.

Reveturante Estonion li priskribis siajn “impresojn” en “Informoj de Esp-Asocio de Estonio” n-ro 44. La plejmulto de la artikolo estas dediĉita al SAT-anoj, kiuj lin, “neŭtralulon”, penis ĉiamaniere embarasi kaj ĝeni dum la vojaĝado. Dum la veturo li unuan fojon renkontis esp-istojn en Vieno. Tie li vidis tri junulinojn, portantaj esp-insignon, li kompreneble tuj alkuris ilin kaj tre ekĝojis. Sed, ho ve! Kiel li seniluziiĝis! Parolante mallongan tempon kun ili, li eksciis, ke la esp-istinoj partoprenis sennaciecan (!) kongreson en Vieno. Laŭ lia, t. e. laŭ “neŭtralula” opinio tio estis “atendinda”. Li vidis antaŭ si homojn, kiuj ne havas naciecon (!). Por la “neŭtralulo” ĝis eterno estas malkompreneble, kial homoj ne volas esti nacianoj. Sed okazis preskaŭ katastrofo, kiam la “SAT-anoj” demandis, ĉu ankaŭ la “neŭtralulo” konsentas al la sennaciuloj. Li!? “Neŭtralulo”!? Ne!! Ne!! Dio gardu lin! Laŭ “neŭtralula” opinio homo havas nur tiam ian valoron, se li estas naciisto. Homo sennacieca estas nur senvalora sovaĝulo!

Tuj post tio la “neŭtralulo” demonstris sian kurkapablon kaj . . . forkuris de diablaj “SAT-anoj”!

Sed per tio ne jam finiĝis la embarasoj, ili reaperis en Budapest. Tie la “neŭtralulo” ekspiris, kiel li mem diris, je burĝaj esp-istoj. Por tio li ekserĉis la kunvenejon, sed ial, ĉu SAT-ano volis kun li ŝerci, li ekestis en laborista esp-societo. Tiutempe estis tie kunveno de la alkoholkontraŭuloj, kiuj tuj rapidis al li propagandi kontraŭ alkoholo, kiel li mem skribis en la “impresoj”.

Sed li ne povis kompreni, kial ĝuste en Hungario estas tiaj societoj, kie la vino kaj alkoholo estas tiom dolĉaj kaj malmultekostaj. Ankaŭ tie oni tre ĝenis lin, cetere, eĉ komisiis al li alporti salutojn al la estona lab. esp-societo kaj al alkoholkontraŭuloj. Nu, kiel li kun tiu peza kaj granda “salutŝarĝo” povis reveturi Estonion? Ĉu li ne laciĝis survoje sub la peza ŝarĝo?

Tiu “neŭtralulo” ne estas la sola, kiu timas “SAT-anojn”; en Estonio, certe ankaŭ en la aliaj landoj, estas preskaŭ ĉiuj “neŭtraluloj” samspecaj. Se ili vidas, ke vi portas SAT-insignon t. e. verdan kvinpinton sur ruĝa fundo, ili tuj kuras al vi, demandas kio tio estas? Ĉu ne komunista? Aŭ ĉu vi estas SAT-ano? Fi! Aliĝu al UEA! ktp.

Kaj se ankoraŭfoje rememorigi la frazojn, kiujn la “neŭtralulo” diris en Vieno, ne estas malfacile imagi al si koncernan bildon, kia estas la tuta t. n. “neŭtrala” esp-istaro!

Do, “SAT-anoj” estu singardemaj kaj ne timigu “neŭtralajn” naciistojn!

Inferano. (2287)

La Hejmo de la Heroo

Post la milito Lloyd George kaj la aliaj politiktrompistoj en Britio promesis al la soldatoj “Landon taŭgan por Herooj”. Jen la efektivigo de la promeso: En Glasgow 14 000 “Hejmoj” konsistas el nur unu ĉambro; 22 000 el nur du ĉambroj. Nur 38 procento el la familioj en London havas apartan domon. En Birmingham 90 686 homoj loĝas po 2 en unu ĉambro.

La procento de mortoj spegulas fidele la tro amasigon: en Bournville (modela urbo tre proksima al Birmingham) el ĉiu 1000 mortas ĉiujare 7,7 personoj; en Birmingham mem mortas ĉiujare 13,7 personoj.

Mensch und Maschine de E. Weckerle (Urania Verlag). Ĉu germana k-do scias tiun ĉi verkon. Temas pri traduko anglen por laborist-edukada literaturo. Ĉu inda?

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 5

≡ DISKUTEJO ≡

Io pri nutrado

K-do Fröding, skribante en S. n-o 7 (59) pri “malsanoj” ĉefe traktas nutradon. Vere, ke multaj malsanoj estiĝas pro neracie elektita nutraĵo, sed tiom malbona la afero tamen ne estas, kiom ĝin imagas k-do F. Li malaprobas amelriĉajn nutraĵojn, kiel terpomoj, blanka pano, rizo, fekulo ktp. kaj rekomendas uzi fruktojn kaj verdaĵojn freŝajn. Kompreneble, fruktoj kaj freŝaj verdaĵoj estas bonaj kaj por sano nepre necesaj nutraĵoj, sed nutri sin plejparte per ili, estas neeble. Ke homo estu sana kaj povu intense labori, por tio li devas uzi ĉefe tiajn nutraĵojn, kiuj donas al li sufiĉan kvanton da substancoj por renovigi la eluziĝintajn histojn de la korpo, kaj por produkti sufiĉe da varmo kaj energio por agadpovo. La kvanton de la varmo oni kalkulas por laboranta homo ĉirkaŭ 2500 kaloriojn tage, sed kiel tion akiri el la fruktoj aŭ verdaĵoj? Ekzemple, se oni volas ricevi tian kvanton el brasikoj, oni devas ilin manĝi 8 kilogramojn (300 kal. en kilogr.); se el pomoj, 5 klg. (500 kal. en klg.). Kiu povas sian stomakon ŝarĝi per tiom da manĝaĵo? Alia afero estas, se oni manĝas sekigitajn fruktojn, ĉar per ili oni ne bezonas kune enpreni ankaŭ multe da akvo. Sed sekigo ekstermas multajn necesajn substancojn. Oni devus por manĝaĵo uzi sufiĉe multe da fruktoj kaj verdaĵoj, sed por ricevi sufiĉan kvanton da energidonaj substancoj, oni tamen devas aldoni ne malmulte da amelaj nutraĵoj kaj graso, kiel butero aŭ vegetara graso. Kompreneble, nur uzante amelaĵojn, la sano ne povas resti bona, ĉar en ili mankas ja por organismo tre necesaj substancoj, troviĝantaj nur en fruktoj kaj verdaĵoj.

Ke malvarmumo aŭ iaj malsanoj estiĝas pro uzado de iaj nutraĵoj, tion mi ne kredas. Mi opinias, ke malvarmumo estigas iajn malsanojn, tio estas kaŭzita de tio, ke homoj sin tro multe ŝirmas kontraŭ efikoj de la vetero. Eĉ somere, kiam la vento estas varma, oni sin tre atente gardas, ke oni ne estu en trablovo, kaj tamen tiuj homoj malsaniĝas. Mi, kontraŭe, se estas por mi tro varma, mi serĉas tian lokon ĉe fenestro aŭ pordo, kie trablovas kaj mi sentas nur, ke tio min freŝigas, hardas. En komenciĝo de vintro mi ankaŭ preskaŭ ĉiam havas nazkataron, kaŭzitan de malvarmumo, sed tion verŝajne neniu povas eviti en okazo de tia grava ŝanĝiĝo de klimato kaj temperaturo. Kaj tamen mia manĝaĵo ne konsistas ĉefe el fruktoj kaj verdaĵoj, sed sekala kaj malofte blanka pano, kaĉoj kaj supoj el grioj kaj farunoj de diversaj grenoj, terpomoj, sukero, bovina kaj vegetaĵa butero, malofte lakto. Pli malofte legumenoj kaj legomoj.

Fine k-do F. malaprobas ankaŭ nutraĵojn, kiuj havas multe da proteinoj. Jes, ankaŭ ili estas malutilaj, se oni sin nutras nur per ili. Sed kial do uzi sole, ĉu nur amelriĉajn manĝaĵojn aŭ nur proteinriĉajn, sed ne ambaŭ mikse aŭ alterne? Ne ekzistas ja tiaj nutraĵoj, en kiuj ĉiuj substancoj estas proporcie laŭ bezono de la homa organismo.

Tallinnano.

SCIENCA KRONIKO

El la vivo kaj la scienco

Giganta gidro-elektro-stacio sur Dnepro

La ekonomia stato de Sovet-Unio pliboniĝas de tago al tago. Antaŭ nelonge, la tutmondaj imperialistoj, ĉirkaŭintaj Sovetion, estis konvinkitaj, ke neniam restariĝas ekonomiaj fortoj de Sovetio, sed dank’ al streĉa laboro de laboristaro, la lando reviviĝas kaj per rapidaj paŝoj.

Unu el plej gravaj aferoj de registaro estas elektrifikado. Komence, kiam fortoj estis malgrandaj, plejparte estis konstruataj malgrandaj elektro-stacioj por vilaĝoj kaj urbetoj, sed unu, kiam la uzado de elektro pligrandiĝis (reviviĝinta industrio bezonos nun malkarajn kaj grandegajn elektro-fortojn) — oni komencis serĉi, tiel nomatan blankan karbon (plej malmultekosta energio). Unue, estas konstruata gidro-elektro-stacio ĉe Volĥov (apud Leningrad), dononta baldaŭ energion en urbon por lumigado, uzinoj, fabrikoj ktp. Due, grandaj stacioj: Ŝatura, turkestana k. c. kaj fin-fine oni projektas novan grandegan stacion sur Dnepro (apud Ekaterinoslav). Profesoro Aleksandrov donas jenan projekton: Malsupre ĉe kolonio Kiĉkas estas konstruita granda digo, levigonta akvon je 37 metroj. La digo estas farita el ŝtonoj. Sur dekstra bordo de Dnepro troviĝos la stacio mem je 300000 H. P. (ĉeval-fortoj). La akvo eniros tra apartaj tuboj (diametro 6 metr.) kaj turnos la turbinojn. Entute estas 6 turbinoj, ĉiu po 50000 H. P. Kun turbinoj sur unu akso turniĝos elektrogeneratoroj, ĉiu po 35000 kilovat. La elektroenergio je 11000 volt. trairos transformatorojn, kiuj pliigas fortecon ĝis 110000 volt. Entute, la stacio donos ĉiujare 1 200 000 000 kilovat-horojn. La energion uzos la fabrikoj kaj uzinoj de Ekaterinoslav, Saporojje, Nikopol, Krivoj-Rog kaj eĉ Ĥarkov. La kilovathoro kostos (en Ĥarkov) ne pli ol 1,23 kop. t. e. trifoje malkare ol nun.

Krom la elektro-energio, la digo donos eblecon al vaporŝipoj veturi de Ĥerson ĝis Ekaterinoslav kaj pli supre, ĝis Kiev, ĉar la akvo leviĝos kaj profundeco estos ĝis 5,34 metr. Apud stacio, ĉe maldekstra bordo de Dnepro estos konstruitaj kluzoj, kies larĝeco estas 17 metr.

Sed dank’ al granda leviĝo de akvo, proksim-troviĝantaj vilaĝoj subakviĝos. Soveta registaro jam klopodas, por ke vilaĝanoj de subakvigitaj vilaĝoj, ricevu teron en aliaj lokoj.

La konstruado daŭros 6 jarojn kaj kostos 130 milionojn da rubloj. Estas okupataj ĉe laboro pli ol 15000 laboristoj.

Oni projektas ankaŭ novan fervojon Demurino-Zaporojje-Marganee.

Kiam la stacio komencos labori, estos eble fabrikadi aluminon, kiu kostos pli malkare, ol aĉetata nun en eksterlando.

La laboro komenciĝos en 1926. Nun estis kaj estas farataj prepar-laboroj por esplorado de grundo, mezurado ktp.

Kiam la stacio ekfunkcios, oni projektas pligrandiĝon ĝis 650000 H. P. kaj pliprofundigon de Dnepro, por ke grandaj marŝipoj povu veturi el Nigra Maro al Zaporojje, kie troviĝos granda haveno, elevatoroj — grenejoj, diversaj deponejoj kaj ripar-metiejoj. Speciala komisio, sub prezidado de k-do L. Trocki jam komencis esploradi la projekton. Kiam la stacio ekfunkcios, soveta sudmetalurgio ricevos novan grandegan fonton de energio, en kiu ĝi jam havas bezonon.

I. Avrunin, Kremenĉug (1122)

La internacia lingvo

II.

La rolo de la homa volo en la historia proceso

Karl Marks instruis al ni, ke la ampleksiĝo de l’ kapitalismo kreas unu klason, la proletaron, kies historia misio estas jena: neniigi la burĝaron kiel ekspluatantan klason. Sed por ebligi al proletaro la plenumon de tiu tasko, necesas ke la laboristoj organiziĝu super la landlimoj; necesas ke ili konsciu pri sia klasunueco, kaj ke ili disiĝu de siaj naciaj pra- kaj mis-juĝoj. Ankaŭ necesas, ke iliaj gvidantoj havu netan bildon de la celo atingenda.

La veraj revoluciuloj ne similas al tiuj fatalistoj, kiuj atendas senage ĝis la kapitalismo falos sub la pezo de siaj krimoj.

La harmoniaj voloj de la malplimultoj penantaj laŭ la senco de la historia evoluo plirapidigas ĉi evoluon, ĉar ja ili liveras solvojn adekvataj je la konkretaj problemoj, kiuj ĉiutage naskiĝas. Jam la juĝkapabla parto el laborklaso streĉas sian volon al kreo de institucioj adaptigeblaj je la novaj kondiĉoj ekonomiaj. Kaj kunfaskigi ĉiujn fortojn de ti-kiuj komprenis la neceson detrui la kapitalistan reĝimon, jen kia devas esti la komuna tasko de la diversaj labororganizaĵoj internaciaj.

Sur ĉiuj kampoj, la volo de l’ homo tiras la ordon el la kaoso. Kaj jen, nun ni estas en plena kaoso lingva. Nun la sur la tero parolataj lingvoj nombriĝas almenaŭ 800, ne kalkulante la dialektajn variaĵojn. Ĉiuj agitemaj laboristoj spertis pli-malpli la baron, kiu disigas ilin de iliaj klasfratoj, ĝi estas: la lingva diverseco. La perado de la tradukistoj kaj interpretistoj estas nur meztaŭga rimedo, kiu ne solvas la problemon. Tagon post tago pliakutiĝas la neceseco de lingvo komuna inter ĉiuj proletoj. Abundas la pruvoj por pravigi tiun aserton. Mi citos nur la jenan, tiritan el “Bulteno de la Internacia Federacio de la Transportlaboristoj” (n-o 10, okt. 1924): “Ni ne malatentu la grandegan elspezon de energio, tempo

— paĝo 6 —

6 — SENNACIULO

kaj mono kiun postulas, jam nun, la funkciado de nia sekretariejo. Nia informbulteno aperas en franca, germana, angla, hispana lingvoj, kaj baldaŭ reaperos la sveda eldono. Niaj gazet-komunikoj aperas en franca, germana, angla kaj sveda; ĉiuj presaĵoj niaj estas publikigataj almenaŭ en tri lingvoj, iafoje en kvar, kvin aŭ ses. La sekretariejo korespondas (krom per esperanto) per franca, germana, angla, sveda, itala, hispana kaj holanda — — —. Ĉe kunsidoj de niaj direktorganoj, la paroladoj estas tradukitaj en francan, germanan, anglan, hispanan kaj italan; plie ĉe niaj kongresoj, en svedan.

Ĉu vi perceptas la signifon de ĉi-ĉio? Kaj ĉu vi pensis, ke nenia tradukaĵo, kiagrade ajn estis la sperto de la tradukinto, respegulas plene la emfazon kaj la konvinkopovon de la originala parolado? Kaj jen pliaj difektoj de la procedo: tradukaĵo neekzakta, resumo tro konciza, miskomprenoj multaj, ĉio kio povas okazi kiam interpretisto devas transmisii al la aŭdantaro la penson de la oratoro per lingvo, kiun tiu-ĉi ne posedas. Jen la embarasoj en kiuj ni baraktas nun, kaj kiuj, nedubeble ankoraŭ pliakriĝos. Por niaj laboroj estus konsiderinda avantaĝo, por la tuta laborklaso estus unuagrada utilo, se ebliĝus krei reciprokan kontakton, parolan kaj skriban, per unu sola lingvo.

Nun, ni montros, ke por forigi tiun baron sufiĉus aganta volo de la internaciaj labororganizaĵoj. Sufiĉus decido analoga al tiu de la Internacia Kongreso de la Elektristoj kiu, en 1881, adoptis la tiel nomatan C. G. S. sistemon de fundamentaj unuoj, aŭ analoga al tiu de la Internacia Kongreso de Kemio kiu, en 1889 adoptis nomenklatur-sistemon por la organika Kemio.

Ni jam montris, ke la historia proceso kondukas al lingva unueco tutmonda. Kiu kutime rezonas laŭ la marksista dialektiko, tiu senpere agnoskas tiun neprajon. Tamen iuj kamaradoj emas kredi, ke tio naskiĝos el ia movado blinda en la evoluo de la lingvoj. Kiel utopion ili konsideras la entreprenon por arte krei lingvon venigita je la gramatikaj stultaĵoj, kiuj pli-malpli svarmas en ĉiuj lingvoj “naturaj”.

Tiu opinio verŝajne formiĝis el jena eraro, ankoraŭ nun tre fama, rilatanta al la naturo mem de la lingvo. Ja, longtempe oni konsideris la lingvojn kiel vivantajn organizaĵojn¹). Sekve, voli arte krei lingvon estas kimero. Tiaspeca kreo ne havus pli da vivkapablo ol la “Homunculus” de Faŭsto.

Sed la lingvistiko jam pruvis la eraron de tiu opinio. “Lingvo estas tradicia verkaĵo socia. Senĉese la volo de l’ homo influon lasas en la lingvo. Ke uziĝas komuna idiomo, kia la franca, angla aŭ germana, tio devenas el prudentaj agoj. Lingvo, kia la norveglanda, estis farita, baze sur la norvegaj dialektoj, el elementoj arbitre elektitaj, kaj ĝi reprezentas neniun dialekton difinitan. Do, neniel sensenca nek ekscesa estas la pretendo tiri el la eŭropaj lingvoj la komunan elementon kiun ili enportas, por el ĝi fari internacian lingvon”²).

Antaŭ ol paŝi pluen en nian skizon, ni petas la leganton noti zorge la sekvajn punktojn kiuj, niaopinie, estas jam demonstritaj: 1. La movado por adopto de unu lingvo internacia disvolviĝas laŭ la senco de la historia proceso, 2. lingvo estas verkaĵo en kio rolon havas la volo de l’ homo, 3. estas neniel malracia pensi pri starigo de internacia lingvo, trudata per decido de la labororganizaĵoj, kiuj sentas ties utilon.

Nun ni montru, ke ekzistas unu lingvo internacia, kies lernadon kapablas ĉiuj laboristoj kaj kiu, plie, estas jam tre uzata en tutmondo.

(Daŭrigota) Tradukis el la franca L. B.

¹) “Lingvo estas vivantaĵo, treege kompleksa, kies organoj rezultiĝas el multego de historiaj kaŭzoj . . . Voli krei lingvon, tio estas tiel kimera kiel fabriki planton aŭ animalon”. (A. Dauzat: Le français et l’ anglais, langues internationales. [La franca kaj la angla, lingvoj internaciaj], paĝo 17). — En tiu pamfleto, dummilite eldonita, la aŭtoro, krom la ĉi-supra stultaĵo, aldonas tion, ke esperanto estas germana verkaĵo utiligata kontraŭ Ententolandoj.

²) A. Meillet: Les langues dans l’ Europe Nouvelle (La lingvoj en la nova Eŭropo) pĝ. 321.

Paŝo post paŝo . . .

Lastatempe la laborist-esperanto movado SAT-eca en Nederlando vigle kreskas. Kaj en la pasinta semajno (24. XI. ĉ. j.) ni triumfis nian unuan venkon, nian unuan grandvaloran atingitaĵon ĉe la aktiva ono de la laboristaro. Nome, kiel la rezultato de la klopodado de nun el niaj kamaradoj, la menciitan daton en la ĉiutage aperanta ĉeforgano de l’ holanda kom. partio aperis unuafoje la rubriko “Laboristvoĉoj el ĉiuj mondpartoj” (holandlingve kompreneble). Depost nun la redakcio de la gazeto “De Tribune” disponas al ni ĉi-rubrikon, — en grandeco de ĉirkaŭ ¾ pĝ. de “Sennaciulo”, — por aperigi en ĝi artikolojn, informojn ktp. pri ĉio, koncernanta movadon laboristan, kaj ricevitaj el aliaj landoj per Esperanto. La enkonduka artikolo parolas iom pri prolet-esperanta movado, SAT, kaj la celoj de la rubriko. Kaj ĝis nun estas aperinta jam kelke da artikoloj de alilandaj kamaradoj.

Sendube tio estas grava paŝo antaŭen sur la vojo de apliko de Esperanto en la movado laborista. Kaj se ni sukcesos bone plenumi nian taskon kaj tion ni devas!, — zorgi ke la rubriko enhavu interesajn kaj seriozajn aktualaĵojn laboristajn el kiom eble plej granda nombro da landoj por verigi la rubriknomon “. . . el ĉiuj mondpartoj”. Nia movado havas efikan propagandilon, uzebla ĉe alilandaj lab.-gazetoj kaj estos instigilo de SAT-anoj por penegi ĉie atingi la samon, t. e. la konstantan rubrikon en lokaj lab.-gazetoj.

Tial, gekamaradoj, ni bezonas seriozan kunlaboron de multaj el vi! Ĉiu, kiu povas kaj kapablas, sendu al ni artikolo(j)n ĉu longajn aŭ mallongajn pri, ekz., salajroj kaj vivkostoj, senlaboreco kaj batalado kontraŭ ĝi, situacio de diversaj industribranĉoj, de agrikulturo, agrikulturaj laboristoj, historio de via fabriko kiam kaj kial nome tie konstruita, ĉu pro necesaj krudaĵoj, facile riceveblaj, aŭ malmultekosta laborforto ktp., socia asekuro, longeco de labortago, profesia movado, strikoj, lokaŭtoj, loĝejmizero, gravaj lab.-kunvenoj, -kongresoj, politika situacio, lab.-sporto, komjunulara kaj pionira movadoj, proletaj kulturorganizaĵoj, diversspecaj lab.-kooperacia movado ktp. ktp. ktp. en via lando aŭ distrikto. La vico el la komunikindaĵoj estas ja senfina, sed ĉiu elektu laŭ sia volo kaj bontrovo. Precipe ni nin turnas al gekamaradoj en Sovet-Unio, Azio, Afriko, Indonezio kaj kolonioj.

Al vi ni rekompencos kun la samo pri Nederlando kaj ĉiuj kunlaboranto ricevas la n-on de “De Tribune”, en kiu aperis lia artikolo.

Al la laboro, kamaradoj! Rezultathava per-Esperanto, jen la plej efika por-Esperanto. Kaj jam komencas trapenetri laboristaron la kompreno pri la utileco de internacia lingvo Esperanto, en la laborista movado tutmonda. Ni martelu! Senĉese!!

N. Karotam, Aalsmeer (5356)

Ĉiun kunlaboraĵon oni adresu al k-do M. Harmsen, Stommeerweg, Aalsmeer, Nederlando.

≡ KRONIKO ≡

Ĉekoslovakio

Gablonz a. N. La ĉi-tiea laborista Esperanto-grupo aranĝis la 21. kaj 22. nov. Esp-ekspozicion. Vizitis ĝin multaj gelaboristoj. Ni estas tre kontentigitaj. Ni tute sukcesis. Krom multaj gazetoj, libroj kaj broŝuroj diverstendencaj ni ekspozis multan propagandmaterialon, surskribojn, landkartojn, statistikojn ktp. kaj ni tiamaniere instigis la plej indiferentulojn interesiĝi por Esp. Ni aranĝis la ekspozicion kvazaŭ de klasbatala vidpunkto kaj per tio ni sukcesis ĉe la partio (la kompartio ĉe ni estas plej grava) kion montras la raporto de “Vorwärts”, kiu sendis specialan raportanton.

Plzeň. Laborista Ligo Esperantista en Ĉekoslovakio aranĝos la 13. dec. je la 9. antaŭtagmeze en laborista domo “Peklo” en Plzen kunvenon de okcidentbohema regiono. La kunvenon partoprenos ĉiuj grupoj kaj societoj esp. kaj ĉiuj gesamideanoj de regiono. Sabate 12., antaŭ kunveno okazos la vespero kun bela esperanta programo je la 7. horo vespere.

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 7

La gek-doj, kiuj intencas viziti la vesperon sciigu, ĉu ili deziras loĝejon por pasigi la nokton.

Proponojn al kunveno oni sendu al “Laborista Ligo Esp.” en Plzen (Ĉekoslovakio).

Laborista Societo Esperantista Plzen I. aranĝas 2 kursojn por komencantoj (40 lernantoj). Ĵus estis malfermita nova ejo, kiu estis kun granda elspezo restaŭrita kaj ornamita. Regulaj kunvenoj okazas ĉiam merkrede de la 6.—9. horo vespere. La klubejo troviĝas en Laborista Domo “Peklo”.

SAT-ano 5195.

Francio

Le Teil (Ardeche). La 22. 11. 25 okazis kunveno de “Rodana Grupo”, eperantista asocieto regiona, kies celo estas konigi Esperanton kaj montri, ke ĝi estas nekomparebla ilo por la liberiĝo de la laboristaro tutmonda. La ĉeestintoj ĝojis aŭdi la sekretarion k-don Meycelle, kiu faris en Esp-o interesegan kaj esperigantan raporton pri la kreskado de “Rodana Grupo” kaj pri la sukceso de nia propagando ĉe la fabrik- aŭ kamplaboristoj. Tio permesas esperi bonan rikolton por SAT.

SAT-ano 5193.

Nederlando

Amsterdam. En nia urbo estas malfermita la Domela Nieuwenhuis-museo (adr. Alb. Thijmstr. 7) por memorigo al ĉi tiu granda antaŭbatalando de la socialismo en Nederlando. Ĝi enhavas la grandegan bibliotekon de la mortinto, ĉambron aranĝitan kiel la laborĉambro de Nieuwenhuis kaj multan alian rilatantan al liaj vivo kaj laboro. Por utiligi la postlasitaĵon al la laboristoj, la libroj el la biblioteko estas prunte riceveblaj.

Laŭ el Semarang ricevita telegramo la hindiaj komunistoj Darsono, Ali-Archan kaj Mardsjono estas internigitaj. Materialo, i. a. la adresoj de la abonantoj de la hindia kom. taggazeto “API” estis konfiskata.

Sovet-Unio

Blagoveŝĉensk sur Amur (Orienta Siberio). La 28. aŭg. okazis ĝenerala kunveno de SAT-anoj. Laŭ propono de unu k-do oni organizis SAT-grupon. Kiel sekr. estis elektita k-do A. Borisoglebski. La varbado por SAT kaj SEU pasas tre sukcese. Je la oktobro estis nur 6 SAT-anoj, sed nun jam 16. Inter varbitaj estas kamparanoj kaj instruistoj el la vilaĝoj.

La lernantoj de eksperimente-modela lernejo ĉe Pedagogia Teknikumo sukcese korespondas kun unu lernejo el Nov-Zelando, ricevante de tie ne nur interesajn leterojn, sed ankaŭ belajn geografiajn kaj natursciencajn vidaĵojn. Pri ĉi tiu korespondado kelkfoje skribis lokaj gazetoj. La “Juna gvardio” eĉ enpresis longan art. sub titolo “Kian utilon povas alporti lingvo esperanto por internacia korespondado de junaj pioniroj.”

La 2. nov. en la loka malliberejo organiziĝis 2. grupo por studado de Esperanto. Aliĝis 108 malliberigitaj k-doj. Gvidas k-do Sostavkin. La 1. nov. aperis 3. numero de murgazeto “Ruĝa Esperantisto”, pri kiu loka gazeto “Amura Vero” enpresis tre bonan recenzon. La 2. nov. okazis tuturba kunveno de esperantistoj. Aktivaj k-doj faris raportojn pri V. kongreso de SAT kaj pri II. kongreso de SEU. Interalie, la kunveno decidis, ke je la fino de nov. funkciu kursoj de esp-o por laboristoj kaj oficistoj.

La 5. nov. malfermiĝis kursoj de esp-o en 1. sepjara lernejo. Vizitas ĝin 25 gelernantoj. Gvidas 15 jara juna pioniro, parolante en esp-o, k-do Gromov.

Loka gazetaro tre favore rilatas al nia movado. Oficiala gazeto “Amura Vero” unufoje dum du semajnoj akurate havas longan “esp. anguleton”.

Vilaĝo Aleksandrovka, Amursk. gub. (Siberio). En la loka sepjara lernejo en 5. klaso estas enkondukita lingvo Esperanto. La lernantoj treege interesiĝas pri la lingvo kaj soifas starigi korespondadon kun alilandaj gelernantoj. Instruas k-do Ignatenko.

A. Borisoglebskij, SAT-ano 4789.

Ĥarkov. Estas tradukita ukrainlingven kaj en proksima tempo aperonta ĉe la Ŝtata Eldonejo Ukrainia la fama broŝuro de k-do E. Lanty: “La Lingvo Internacia”.

Kremenĉug. Okazis prelegoj de k-do Izgur pri Esp-o ĉe la Industri-komerca lernejo kaj en la klubo de oficistoj “Uricki”. — Ambaŭloke fondiĝis esp. studrondoj: en Ind. Kom. Lernejo 40 stud. (gvid. k-do Izgur). En klubo “Uricki” 25 stud. (gvid. k-do Frejdberg). Instruado farita kun la helpo de “Petro”.

Globino (Kremenĉug distr.). Ĉe la “Vilaĝan-Hejmo” ekfunkciis esp. rondeto el kom. junuloj (12 k-doj), gvidata de k-do Capir.

Dankojn

K-dinoj Rauber, Boubou, Ivanova Beiermann kaj Boxhammer responde al mia peto en “Senn.” sendis presindajn leterojn. Sufiĉas la materialo ĝis mezo de jan. 1926. Volonte mi sendos ekz. de “Labour Woman” al iu k-dino, kiu promesos helpi. (M. S. 25 New. St. London S. W. I.)

Je kies nomo? —

Malkonfido — Boparenca al la homaro, aparte malkonfido al novaĵoj. Malkonfido kaŭzas kritikon, kritiko — reformemon kaj reformagado ofte donas nenion valoran. Ĉi — “antitezo” preskaŭ Hegela “triado” — estingis multajn fajretojn, ekbruligitajn por lumigi La Vojon al La Tuthomara Feliĉo, de multaj konataj kaj rekonataj uloj el la grupo — homamikoj.

Ni nur transfoliumu t. n. “Historio de l’ Hommalsaĝeco” por trovi la multenombrajn ekzemplojn de ĉi-mortkaŭzantaj faktoj, kies viktimoj falis ofte — gloraj noblacelaj produktaĵoj de la saĝo, homaramikoj ankaŭ ili mem.

Kiel karakteran fakton ni notu, ke la kritikuloj kaj reformuloj elmovante “sintezon” kaj “antitezon” kontraŭ suprenomitajn “fajrerojn en la abismo” ĉiam ŝirmis sian agadon per la plej neprofitema servado al la beno de tuthomaro. Jen! —

Iu frenezulo (Galilej — lin oni nomis). Je lia herezeco senfina pruvas, ke la tero estas globforma, per ĉi-elpensaĵo li malfirmigas la bazon de la Sankta Eklezio, kiu saman problemon tute alimaniere decidas. Ĉu li ne estas krimulo? — Jes, li — krimulo. Do, ekrostu lin por li forĵetis kapon ĉi-herezaĵo! — Kaj oni ekrostis fonditon de la plej granda teorio je nomo de la Sankta Eklezio. —

— “Ne plu militu, ne plu verŝu fratsangon” — instruadis Homaron Jores kaj multaj aliaj el la homamikoj — “ŝparu fortojn por la alia batalo, batalo por via liberigo!” — Sed aliaj “amikoj” — Sama Homaro parolis: — “Beno de l’ patrujo — via beno.” Antaŭen al glorvenko! Batu provokistojn! — Kaj oni batis, eĉ mortbatis la plej glorindajn el la Homoj — je nomo de la sankta patrujo.

Iu amerika sciencsulo kuraĝiĝis publike aplaŭdi Darvin teorion pri “Deveno de l’ vidaĵoj”. Oni kondamnis lin (ĉar li prapatrigis juĝistojn simion) je nomo de la sankta libro (biblio).

Vipbatojn, pendigilojn, malliberejojn — malavare oni donacas kontraŭ ĉiuspecaj novaĵoj — projektoj de la sociordo, same je iu nomo “je nomo de la sankta kapitalo. Ĉiam je nomo de iu ajn “sanktaĵo”! . . .

Nun ni rigardu iom alidirekten. — Jen! — SAT-popoleto, modela, imitinda societo, feliĉa kuniĝo, fruktodona laboro, ĉar ĉi homorganizaĵo tute “ne forŝirita per la internaj kontraŭdiroj” — nu unuvorte tre vivema, do envinda sociaĵeto! . . . Sed ĉu neniom malsanas ĉi-juna multesperdonanta etulo-societo? — ĉu ne necesas kuracisto? — Jes, bedaŭrinde, jes! — ni iom malsanas, epidemie malsanas kaj nomo de nia malsano — troa reformemo de kelkiuj.

Same kiel ĉiuj ĉi-supraj ekzemploj nia — posedas sanktaĵon “je nomo de la . . . sankta — forflugas lango — unuecfrontagado al la Internacio! . . .

Mi ja tute ne estas konservatulo por kontraŭdiri tutmondskalon de nia movado, sed bilancante kondiĉojn mi parolas: Karaj amikoj! — Ne babilaĉu tro, laboru, laboru, laboru kaj almenaŭ dume reorganizigcelantaj revoj forĵetu kapon por beno kaj je nomo de nia bravega SAT! . . .

Dm. Albanov (1188)

— paĝo 8 —

SUPLEMENTA PAĜO AL “SENNACIULO” N-o 5 — 17. DEC. 1925

LA LERNANTO

Tian homsvarmadon mi dezirus vidi; sur libera plac’ liber-popolon gvidi

Pri malbona kaj bona dio

Antaŭa sovaĝula homo, ankaŭ kiel nunaj sovaĝuloj, entute dependis de naturo, kiu somere por ili estis afabla, sed vintre malafabla kaj kruela. Somere sovaĝuloj estis sataj kaj estis varme al ili, sed vintre ili malsatis kaj suferis pro malvarmo. Somero donis al ili feliĉon, sed vintro — malfeliĉon. Krom tio mallumo ilin tre timigis, ĉar en mallumo ili ne povis vidi, sed ĉiuj timigaj bestoj atakis ilin nokte. Tial de la plej malproksima tempo homo honoris pli ofte sunon, ĉar ĝi ilin varmigis, kaj per lumo sia forpelis timigan mallumon. Sovaĝulaj homoj ne komprenante fortojn naturajn, opiniis, ke mallumo estas timiga dio. Samo, kiu forpelis mallumon kaj malbonajn spiritojn de mallumo, t. e. timigajn bestojn, estis respektata kiel bona dio. Malkleraj homoj ankoraŭ ĝis nun kredas, ke ĝis noktmezo sur tero vagas diabloj, sed kiam ekkantos koko, t. e. kiam nur estas proksime mateno, ĉiuj diabloj forflugas en inferon. Sed koko krias antaŭ sunleviĝo, t. e. proklamas pri alveno de bona dio. Kaj nia vilaĝana antaŭjuĝo, pri tio, ke kiam kantas kokoj — disflugas diabloj, havas interligon kun tre antikva kredo de homoj je bona dio — suno, forpelanta malbonajn spiritojn de nokto.

Trad. el rusa Trofimov.

Kiu pagis por la luo de la fiakro?

Estis varmega tago. La vojo estis dezerta. Viro marŝis malrapide.

Li estis laca kaj soifa, sed magia pakaĵo sekure metita en lia interna poŝo kontraŭis la varmegon, la soifon kaj la lacigon de la vojo. Lia poŝlibro enhavis 200 sterlingajn funtojn en biletoj. Li ĵus eltiris sian ŝparaĵon el la apuda poŝtoficejo.

Je la transiro de la flankvojo aliris lin sinjoro.

Li estis sinjoro en ĉiu rilato. Lia haŭto estis klara kaj atestis pri ĉiutaga bano. Lia vestaĵo estis laŭfasona, lia korpo bone nutrita, kaj lia marŝmaniero libera, kaj trankvila, lia akcento eldiris sian superon socian.

La sinjoro, ĝiskora demokrato deziris al la viro “bonan matenon” kaj marŝis apud li.

Ili parolis pri la varmo, la polvo kaj la temoj de la tago.

La sinjoro diris al la viro “Vi ŝajnas laca, kunulo; flaru tiun botelon — ĝi fortigos vin.”

La viro metis sian nazon al la botelo. Unu aŭ du minutojn poste li sentis siajn krurojn ŝanceliĝi sub si, kaj falis peze.

Li estis svenigita.

La sinjoro tiam esploris la poŝojn de la viro, zorge kaj sisteme. Li prenis lian ŝparaĵon for de li, sed lasis al li moneretojn.

Kaj malkaran horloĝon.

Baldaŭ fiakro alvenis al la loko.

La sinjoro alvokis la veturigiston kaj persone akompanis la malriĉulon al la hospitalo.

Vespere la viro vekiĝis.

La doktoro, flegistino kaj pordisto certigis lin, pri la bonkoreco de la sinjoro. La sinjoro kondukis lin persone al la hospitalo, mem pagis la takson al la fiakristo kaj faris donacon al la hospitalo.

La veturigisto, poste, konfirmis la diraĵon de la hospital-stabo.

“Vera sinjoro” li diris “pagis al mi plenan pagon kaj trinkmonon el lia propra poŝo.”

— — — — — — — — — —

La kapitalisto enpoŝigas “neperlaboran enspezon” senruĝiĝe kaj fanfaronas pri la impostoj, kiujn li pagas.

Trad. el angla 3398.

Mi amas vin : . . .

Mi amas vin, ho mia belulino, Pro via kara vizaĝet’, Mi amas vin, ho mia fianĉino, Pro ĉiu via ploreret’.

Mi amas vin pro viaj okuletoj, Dum nokto, kiel stel’ brilantaj, Mi amas vin pro viaj du lipetoj, Varmege tiel min kisantaj.

Mi amas vin pro via bela kolo Kaj pro labor’ malmolaj du manetoj, Kaj estas leĝo ĉiu via volo Al mi kaj ĉiuj viaj deziretoj.

Esperante verkita de Skribemulo.

Ekkonu la danĝeron!

Tagmeza paŭzo: La maŝinbruo eksilentiĝas, laboriloj estas formetataj. Al ioma ripozo, se ankaŭ nur duonhora, sopiras la gelaboristoj. Sed ankaŭ la stomako bonvenigas la paŭzon.

Vaste malfermitaj fenestroj enlasas la varmajn sunradiojn kaj freŝan aeron. Maĉante la proletoj sidas apud la fenestroj.

Subite muziksonoj. En la korto estas vaganta muzikanto, akompanata de du infanoj inaj. Sur iliaj vangoj respeguliĝas la malsato; la palaj, sulkaj vizaĝoj atestas mizeron, la ĉifonaj vestaĵoj admonas al kompato. Kantante la mizerulo penas logi el sia akordiono kortuŝajn melodiojn. Li ludas konatajn popolkantojn, unu, du, tri. La moneroj falas malsupren. — “Dankon, koregan dankon! Dio rekompencu vin,” balbutis la muzikisto. Kaj klinante la kapon dorsen, li poste, kvazaŭ en ekstazo, supren diris: “Nun je fino venos la plej, plej bela!”

Longtirataj tonoj ŝvebis aeren, iom post iom formiĝante al tuto.

Kio estas? La himno germana? — Jes, nun bone aŭdebla: G-e-r-m-a-n-i-o s-u-p-e-r ĉ-i-o . . . . . . .

En la kvara etaĝo laboristo koleras, furioziĝas. Prenante tason da akvo li verŝas ĝin sur la fimuzikanton. Dum la falo la akvo disŝprucas kaj trafas bone la malindulon.

Ĉesis la muziko. La antaŭe nur balbutpovanta almozpetulo subite kriis, kriegis indigne.

“Fripono vi! Vi ne indas nomi ‘germano!’ Ja, vi certe ne estas germano, vi estas ĉeko aŭ tia malbenita ruso. Bestaĉo vi, mi venas supren kaj traponardos vian bruston!”

— Kiel respondon li ricevis duan akvoduŝon kaj la admonon tuj malaperi.

“Iru al via, ‘Germanio super ĉio’ petu vian heroigitan kapitalistan ŝtaton pro subvencio. Pripensu vian sorton kaj konsciu, kiu kulpas ĝin!”

Pugnominacante la muzikanto foriris.

— — — — — — — — —

La moralo de ĉi travivaĵo? Laboristoj, ekspluatataj mizeruloj, konsciiĝu ĉiuokaze, ke ni per ĉiuj niaj fortoj, per ĉiuj rimedoj forigu la naciismon. Ni igu pensi la masojn. Pli profunde ni martelu en la kapojn, ke estas sensencaĵo, ja eĉ krimo, denove militi por “sankta patrio”. Per paroloj, gazetoj kaj filmoj ni montru la “fruktojn” de l’ pasinta hombuĉado mondmilita. Ĉu la sango de l’ viktimoj ne krias al ĉielo? Ĉu vidvinoj kaj georfoj, kaŭzataj per milito, plimultnombriĝu?

— Novaj militoj prepariĝas. Gefratoj, ekkonu la danĝeron! Agu, kunhelpu forigi la naciismon kaj per tio eviti militojn. Eluzu ĉiujn batalmetodojn, ankaŭ etaj rimedoj kondukas al celo. Kaj kiam laboristaro ĝuste scipovas uzi sian forton, tiam ni ankaŭ venkos. Vivu sennaciismo!

f-Leipzig.

For la mallumon!

Du viroj staris ĉe karbminejo. La kaĝo veturis supren kaj malsupren kaj la karbĉaroj disŝutas la karbon en ŝarĝvagonojn.

“Rigardu”, diris unu el la viroj, “la grandajn blokojn. Kiel la malgrandaj karbministoj povas manlevi ilin?”

“Ho, tute facile,” respondis la alia. “Ili laboras en duonlumeco nur havante malhelajn lampojn. Tial ili ne povas vidi kion ili levas!”

— Ĉu la laboristoj iam konscias pri la blokoj de rento kaj profito.

PRESEJO: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG (GERMANIO)

N-ro 65-66, 24-a de decembro 1925

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro. N-oj 13/14 (65/66)

APERAS S.A.T. SEMAJNE

  1. Decembro 1925

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

[BILDO p.1 | 8,4,92,30] Kaplinio de la gazeto: titolo «SENNACIULO» per grandaj ornamaj literoj, supre kvinpinta stelo kun «S.A.T.» kaj la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO».

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

LA SANKTA VESPERO

KONRAD DEUBLER

For de la strata bruo, en trankvila parto de la urbo inter neĝokovritaj arboj majeste konturas palacaj domoj, kies fenestroj hele brilas feston montrante. Melodiaj sonoj atingas la straton. Infanoj kantas Halelujaon, mire admirante la Kristarbon lumatan per dekoj da lumetoj, ĝojante pri la multaj belaj ludiloj kaj donacaĵoj. Kun ili ĝojas la gepatroj fierante pri siaj infanoj. Apud la feliĉa familia rondo staras ĝene kaj admirante infano de malriĉulo. En la mano ŝi havas la donacitajn dolĉaĵojn kvankam jam dankinte kaj adiaŭinte ŝi ne povas forŝiri sin de la por infano tiom impresplena loko. La moŝtaj gesinjoroj sentas kontenton, ke ili obeis al Kristana devo esti dum tiu tago bonfarema, ilin regis la unu taga kompatemo.

Rapidantaj homoj alcelas la hejmon; subbrake ili portas pli aŭ malpli da pakaĵetoj. Pordoj de kazernosimilaj domoj enlasas ilin — ilin, la homojn lacajn de dumtaga laboro. Ankaŭ tie oni festas la tagon. Patro kaj patrino ja laboris la tutan jaron en fabriko kaj hodiaŭ ili volas dediĉi la vesperon al la infanoj. En la malgranda ĉambro lumas la abio. La infanoj mire kaj admire ĉirkaŭstaras ĝin kantante la Halelujaon. La gepatroj ĝojas, ke ili povis per tutjara ŝparaĵo aĉeti por la infanoj kelkajn utilajn objektojn kiel ŝuoj, aŭ ĉemizoj kaj iom da sukeraĵo. Nun tio kuŝas sub la arbo, la infanoj brilokule rigardas ilin kaj la patrino diras ĝojoplene: Vidu, la Kristinfaneto alportis ĉion por vi. Dum tiu tago anoj de Krista eklezio, de la eklezio de vero, plantas per mensogoj en la korojn de infanoj la kredon, ke kompatema, ĉiopova Dio patre zorgas por la malriĉuloi.

[BILDO p.1 | 29,46,67,82] Desegnaĵo: malriĉa virino kun tri infanoj sur neĝkovrita strato antaŭ domo, vintra vespero; subskribo «Zille» [?].

Tra la stratoj ankoraŭ vagadas sencele kaj malrapide homoj, homoj ĉifone vestitaj, froste tremantaj. Envie kaj dezirplene kelkaj rigardas la preterrapidantajn homojn vestitaj per varmaj manteloj aŭ peltoj. Aliaj avide staras antaŭ la elmontrejoj, malsaton sentante aŭ dezirante manĝaĵon por siaj familioj. Jen, unu malfermas dompordon, trairas la malhelan ŝtuparon kaj eniras ĉambron malvarman. “Patro, paĉjo!” alkrias lin infanoj, “Paĉjo, ĉu ne vidis vi la Kristinfaneton? Ĉu ĝi al ni ne venas? Ĉu ni ne estis obeemaj dum la tuta jaro? Kial ĝi venas ne al ni?” La patrino kline sidas sur benko mallaŭte singultante. “Ne al ni”, diris mallaŭte la patro, “ne al ni, por senlaboruloj kaj invalidoj ne ekzistas Kristinfaneto.” Tiu klarigo de l’ patro pri efektiva neekzisto de kristinfaneto montras al la kompatindaj infanoj, kiuj nun devas cedi al la reala, neevitebla fakto de l’ tago, kiuj eĉ ne havas ion por manĝi, apenaŭ ion por vesti sin, por ŝirmi sin kontraŭ la malvarmo, ke tiu Dio nur estas fantomo zorganta pri kredemo, obeemo — Kapitalo. Kaj la ĉiopova Dio, la Dio de la amo kaj kompatemo plantas dum tiu tago en koroj de infanoj la penson de ribelo kontraŭ tia Dia ordo.

— paĝo 2 —

2 SENNACIULO

Kun la germana delegacio laborista al Sovetlando

Post meznokto ni forlasis Rostov kaj post dekdu hora veturado ni atingis nian sekvantan celon: Kislovotsk. Antaŭ, dum la vojaĝo, ni haltigis en Mineralni Vodi, kie ni interŝanĝis kun la alpaŝitaj laboristoj de la urbo salutparoladojn. Tie ni ankaŭ ricevis donace bastonegon por germana kapitalistaro. Duan interrompon ni faris en Essentuki, kie ni rapide vizitis tri sanatoriojn, inter ili estis novkonstruita por hepatmalsanuloj, ĉio laŭ la plej novaj postuloj de la kuracoscienco. Kislovotsk kaj Essentuki troviĝas en unu de la plej belaj pezaĝoj de la kaŭkaza montaro. Jam sub la cara estrado estiĝis ĉi-tie sekve de iliaj cirkonstancoj kaj de iliaj mineralfondoj sanatorioj en granda nombro, en kiuj la antaŭaj burĝaj kaj kapitalistaj rondoj ripozis kaj resaniĝis la difektitan de diboĉa vivo sanecon. Hodiaŭ tiuj homoj ne plu estas videblaj, iuloke laboristoj kaj kamparanoj de ambaŭ seksoj loĝis en la domoj, sub la influo de bona klimato, bona flegado kaj nutrado kaj traktado de bonegaj kuracistoj ĉiuj malsanuloj havas la esperon regajni la perditan sanon. La pureco en la ĉambro agrable surprizis nin, la kuraciloj estis plej modernaj.

Dum interparolado kun la kuracistoj ni sciiĝis ke tiuj-ĉi, preskaŭ sen escepto, ĝis la jaro 1921 malsimpatiis kun la soveta sistemo, sed baldaŭ ili estus ekkonintaj, ke nur proleta ŝtato povas ebligi plej vastan disvolvigon de kuracmetodoj. Hodiaŭ, ili deklaris, ili estis subtenantaj la sovetsistemon.

Ĵaŭde la 30. aŭgusto ni eniris denove nian vagonaron kaj adiaŭis nin de tiu bela regiono, celante atingi Grozny-on, kie ni la venontan matenon je la kvara alvenis.

Grozny nur dankas sian signifon pro la olefondoj, malkovritaj antaŭ nelonge tie. Tiuj kampoj etendiĝas sur teritorio de ĉirkaŭ 15 kilometroj da longeco, 500 borturoj en la nova kaj 200 en la malnova partoj de la olekampo konsistigis kun prepariga fabriko la uzinon. La ekspluatado faris ĝis la revolucia societo de enkaj eksterlanda kapitalistoj kaj agentoj. Dum la politikaj ŝanĝoj 1917 ĉio estis forbruligita de la eksposedantoj, preskaŭ ĝisfunde ĉio estis detruita. Pro tio la rekomenco de la produktado treege estis malfacila, unue ĉar la daŭraj interbataloj pro la potenco ŝtata malhelpis progreson, kaj due, ĉar mankis por rekonstruo la mono. En la unua jaro de reproduktado oni nur gajnis 24 milionojn da pudoj (1 pudo = 16 kilogramoj), sed jam en la sekvanta administracia jaro oni povis rapide plialtigi la rezultadon. En 1924 la produktado jam montris la sumon de 120 milionoj da pudoj. Komparu tion kun la gajno de la jaro 1917 (108 milionoj) kaj vi vidos, ke la produktado jam superis tiun de la lasta antaŭrevolucia jaro. Por la nuna jaro oni esperas atingi 140 milionojn da pudoj.

Laboristoj estis en la tuta fabriko okupitaj 9000, sed pro la mekaniko de la produktadmetodoj oni povas liberigi multajn laboristojn por aliaj laboroj.

La salajro de la laboristoj estis tuj post la rekomenco tre malalta, komence oni nur povis pagi tri ĝis kvin rublojn kaj ofte la laboristoj devis atendi du monatojn antaŭ ol ili povis ricevi ilian salajron. Hodiaŭ la meza mongajno de laboristo sumiĝis 55 rubloj, sed al tio ankoraŭ oni devis nombri senkostan hejtajon, lumon kaj ofte loĝejon sen luprezo, krom tio la administracio pagas la tutajn kotizojn por la asekuro. Per tiuj krompagoj la salajro estas plialtigita je 33 %.

Preskaŭ samajn cirkonstancojn ni trovis en loĝeja afero. Dum la tempo antaŭmilite, loĝejojn nur ricevis altkvalitaj laboristoj kaj la majstroj, la aliaj, la granda amaso devis restadi en domaĉoj de la plej malbona stato. La nomo de homa loĝejo estis troigo de la faktoj. Por plibonigi tiun mizeron la administracio konstruis multajn novajn domojn, kaj renovigis la plej bonajn de la malnovaj tiel, ke nun povis loĝi homoj en ili. Krom tio du novaj klubdomoj ebligis la socian intervivon de la laboristoj kaj riĉenhava biblioteko kompletigis la bonan impreson, kiun ni forprenis el la naftafabriko.

Memoru pri renovigo de via abono por Sennaciulo!

La reston de la tago ni eluzis per vizito de unu al la oletrustoj apartenanta ripozdomo. Speciala klarigo pri ties stato superfluas, ĉar ankaŭ inde alviciĝis al la jam menciitaj de aliaj lokoj.

Vespere mitingo kun la enloĝantaro urbeta kaj la ruĝa armeo konvinkis nin de la sama entuziasmo kaj frata amo de rusaj kamaradoj, kiujn ni jam trafis dum nia ĝisnuna vojaĝo. Willy Bennewitz (2378) (Daŭrigota)

Gazetaro en Sovetio

Tre bona kutimo jam stariĝis en Soveta Unio. — Eluzu do ni la tagon de ĉi-datreveno, por sumigi tion, kion ni prosperis fari en tia potenca fako, kiu per sia forto eĉ tronojn skuegas kaj nomiĝas gazetaro.

Malnova Rusio ne estis riĉa per sia presaro, kvankam kelkiuj gazetoj estis eldonitaj milionoble. Preskaŭ en ĉiuj fakoj de nia mastrumado ni dume ne atingis antaŭmilitan nivelon — nur en nia gazetaro ni ĝin jam delonge trairis. Laŭ kvanto de ĉiuspecaj gazetoj ni superis antaŭmilitan nivelon pli ol duoble — trioble.

Kaj nuntempe ni havas 595 nur porkamparanajn gazetojn, eldonataj en la plej diversaj anguletoj de vastega Sovetio, kies nombro (de gazetoj) dum pasinta jaro plikreskis je 200 %.

Saman apartan lokon okupas gazetaro, eldonata en naciaj lingvoj, ankaŭ preskaŭ forestinta ĝis revolucio. Malnova registaro persekutis nacian kulturon de malgrandaj popoloj, elstarigante antaŭen kulturon rusan. Idealo de soveta registaro — kulturo tuthomara, sennacia, sed por ĝi la vojo kuŝas tra naciaj kulturoj, kiun ĉiu malgranda popolo devas atingi kaj pli poste — trairi, superi.

Ĉiu, eĉ la plej eta kaj malprogresema popolo, kiu eniras en grandan “rondon familian”, nomatan USSR, havas gazeton en sia propra parenca lingvo. Plej multe ĝia kvanto plikreskis dum la lasta jaro, kiam ĝi duobliĝis.

Duono de ĉiuj laboristoj de Sovetio estas konstantaj abonantoj de iu gazeto. Pli malbone estas afero ĉe kamparanaro, sed eĉ tie ni havas unu gazeton por 8—10 familioj.

Kreskas ne nur laborist-kamparana gazetaro — kreskas samtempe laborist-kamparana korespondanto. Ĉi korespondanto ne estas laŭ burĝa speco, nur klopodanta pri kvanto de siaj linioj kaj ricevanta per sia skribaĉo grandan profiton — sed estas nova forto, kiel ondo eniranta en literaturon el la plej profundaj spacoj de l’ popolo kaj mem prisekvanta sian propran gazetaron. — (Sama dezirenda por “Sennaciulo”.)

Ilin ni havas preskaŭ 200 000 en la tuta Sovetio, ilin multaj insultas kaj primokas, ilin tre ofte persekutas kaj eĉ mortigas el sub angulo, sed laborist-kamparana korespondanto kun helpo de soveta registaro alte portas sian nemakulitan standardon.

Nia priskribo estus ne plena, se ni ne nomos ĉi-tie murgazetojn. Ili estas nova speco de gazeto, kies patrolando estas Soveta Rusio. Ĉie, kien ajn ni rigardos, en fabrikejo, en uzino, en lernejo, vilaĝo, kazerno, malliberejo — ĉie ni renkontos la murgazeton, tiun, tiel diri, lokan oficialan eldonaĵon.

Ni havas ilin entute 26 000, sed ilia nombro ĉiam kreskas kaj kreskas. Se ni priatentos, ke ĉia murgazeto apud si unuigas 5—10 personojn — skribemulojn, ankaŭ iom partoprenantajn je arto korespondanta — elmontriĝos, ke nia gazetaro okupis (kaj ĉiam pli multe okupas) neĉirkaŭpreneblajn fundojn de popolo.

Por ni nur restas ion diri pri “vojir, ado” de nia preso. La nombro de komunistaj gazetoj, organoj de partikomitatoj estas ne tre multe ĉi-tie, sed ĉiu gazeto, tiel aŭ aliel estas gvidata per opiniaro de tiu, kiu estas per ĉiuj konfesata gvidanto de ekbalanciĝantaj masoj sovetiaj — de RKP.

La libera vorto komunistema, preskaŭ ne ekzistinta ĝis revolucio (de 1912 ĝis 1914 eldoniĝadis nur unu komunista gazeto — “Pravda” [“Vero”] kiel pompa floro elkreskis sur nova Soveta grenkampo, riĉe sterkita per sango de laborista klaso dum batalo kontraŭ kapitalismo. Sub gvidado de RKP kreskas kaj ĝis nevideblajn ampleksojn elkreskas laborist-kamparana gazetaro, tute libere prisekvanta la bezonojn de laborula popolo, seninterrompe forĝanta homaron revolucieman, vekanta ribeleman opinion. P. Kirjuŝin.

— paĝo 3 —

SENNACIULO 3

La Gazetaro

La plej granda malamiko de la laboristo certe estas la burĝeca gazetaro. Tro multaj kamaradoj ne ankoraŭ sin demandis pro kio estas efektive la gazetaro. Krom la malgravaj aperaĵoj, kiuj nur servas personajn interesojn de kelkaj individuoj (tute kiel alia komerco), ĉiuj gazetoj potencaj estas subtenataj de trustoj financaj aŭ sendirekte de registaroj. Kaj la plej gravaj trustoj troviĝas evidente en la plej potencaj ekonomiaj landoj, kiel Usono, Britio, Germanio ktp. En Britio la duono de la tuta gazetaro estis antaŭnelonge kontrolata de la fama Lordo Nordhcliffe (Daily Mail Times). Li kreis la “Amalgamated Press”. Kaj malfermante la vortaron Laroune mi trovas je tiu nomo La Northcliffa Gazetaro energie servis la direktadon de la milito kaj la pravigon de la Entento. Tio evidente montras, kial oni organizas la “lastajn novaĵojn” ktp. Sed pro kio Lordo Northcliff kapablis regi tiom gravan gazetaron. Simple, ĉar lia potenco devenis nur de lia financa potenco kaj de la multaj interesoj, kiujn li havis en financaj societoj.

En Germanio, kiu ne konas la antaŭnelonge mortintan Stinnes. Tiu viro, dank’ al liaj multegaj financaj interesoj, regis tutan industrion, grandan gazetaron. Kaj konsekvence preskaŭ ĉiujn registarojn. Lia helpanto estis Cuno. En la malgrandaj landoj okazas same. En Belgio, kiel la financisto Empain estas potenca, la eksĉefministro Theunis estis la servanto de la mastro.

Per plej frapanta ekzemplo mi volas ilustri ĉi artikolon. Mi volas paroli pri la malfeliĉa Francio. Ĉiuj aŭdis pri la misaventuroj de tiu lando en Maroko. En Parizo, la preskaŭ tuta gazetaro estas pagata de la banko „Banque de Paris et de Pays Bas”. Estas ankaŭ tiu banko, kiu subtenis la lastatempajn ministrarojn por la milito en Maroko. Kiam ni konstatas, ke la “Banque de Paris et des Pays Bas” kontrolas pli ol la duono de la marokaj operacioj. Tiu societo sukcesis posedi la elektran forton, la akvan forton, la konstruan industrion ktp. kaj ĝi volas la “Riff”. Pro kio? Pro la riĉeco subtera de la Riff. La franca Maroko ne havas subteron. Hodiaŭ tio estas nekontestebla. Male, la montoj de Riff estas senfine riĉaj, kiel en Alĝerio. La valoro de la fero entenata de la Riff certe valoras miliardojn da frankoj. Kia allogo por la “Banko de Parizo et de Pays Bas”! Tiu banko estas interesata en Maroko por kvarcent okdektri milionoj. Kaj tiu afero bone rigardata, montriĝas tuj kiel internacia afero. Efektive en la potenca gazeto “New York Herald” oni nur legas pri la valoro de la francaj oficiroj, pri la heroismo de la francaj batalantoj ktp. Tiuj entreprenoj devas kulturi la spiriton de la legantoj, per tio ili bezonas larĝan presservon. La ĉi supraj ekzemploj sufiĉas laŭ mi por montri la rilatojn inter la financo kaj la gazetaro.

Nun mi ankaŭ volas diri mian bedaŭregon scii, ke multegaj proletoj ankoraŭ legas tiujn fiĝazetojn. Ili legas ilin ĉu pro la sporto, ĉu pro alia afero. Sed iom post iom la veneno agas. Ĉu la spiritostato de la popoloj en 1914 ne estas varma pruvo pri tio? Homoj stulte sin mortigantaj pro financaj interesoj kaj duonmortaj ankoraŭ kantante pri la “patrolando”. Ĉu tio ne estas preskaŭ frenezeco? Ĝi estas simple la konsekvenco de la pagataj instruadoj de la gazetoj. Kaj nun ĉiuj proletoj devas vekiĝi. Ni devas konstati la grandan danĝerecon por niaj spritoj de potencega gazetaro. Ni devas ĉiuj kunigi por ke ni ekregu la gazetaron plej baldaŭ. La sportaj gazetoj, la konkursaj kaj premiaj gazetoj ne plu allogu venke nin. Nia malamiko plej potenca estas la gazetaro burĝeca, ni kontraŭbatalu ĝis morte ĝin. Leo Bergiers.

[BILDO p.3 | 29,34,67,62] Desegnaĵo (karikaturo): dika burĝo kun cigaro sidas ĉe skribotablo kun krajonoj; antaŭe granda presmaŝino kun rado, kaj du homoj kun ĉapoj portantaj gazetojn kun la nomo «Tagblatt».

Salajr-bataloj de la aŭstria laboristaro

La mizera vivstato de la aŭstria laboristaro kaj la senlima atakemo, kontraŭ la laboristaj protektleĝoj kaj rajtoj, de la aŭstria kapitalistaro, lastatempe kaŭzis en la malgranda Aŭstrio akrajn batalojn en formo de strikoj. Dum la lastaj kvin semajnoj en Aŭstrio strikis almenaŭ 20 000 laboristoj kaj aliaj 40 000 havis salajrtraktadojn kaj diferencojn. La unua kaj eble la plej akra estis la striko de la metallaboristoj en Donavitz Stirio. La “Alpine Montan”, konata en tuta Aŭstrio kiel unu el la plej grandaj ekspluatejoj, traktas siajn laboristojn kiel sklavojn. De decembro la laboristaro ne ricevis eĉ groŝon da salajrplialtigo. Sed la ekspluatmetodoj ĉiam pli kaj pli akriĝis. La taga laborkvanto ĉiumonate estas plialtigata. Por atingi tiun ĉi laborkvanton la laboristoj devas fari la plej grandajn korpajn penojn, ĉar se laboristo ne atingas sian kvanton, la salajro estas plimalaltigata ĝis 50 %. Tiuj ĉi fiurĝmetodoj nature kondukas al la neatento de la protektdifinoj, la konsekvenco estas, ke en tiu ĉi uzino okazas tre multaj akcidentoj. La salajroj estas tiel malaltaj, ke mem la plej bone pagata laboristo povas aĉeti por horsalajro nur unu kilogramon da pano aŭ unu kvinonon da graso. La salajroj de la nekvalifikitaj laboristoj estas ankoraŭ multe pli mizeraj. Pro tiu terura mizeriĝo nature en la laboristaro ekiĝis granda malespero, kiu fine do devis eksplodi. 4000 laboristoj strikis kvar semajnojn heroe, sed fine ili devis pro manko de subteno, eniri denove la fabrikejon, atinginte tre modestajn plibonigojn rilate al la salajro kaj malsukceson rilate al la labormetodoj. Kelkaj centoj da laboristoj ankoraŭ estas maldungataj kaj atendas la momenton, kiam ili ricevos sian laboron. Plejparte ili estas la plej konsciaj kaj revoluciaj.

Preskaŭ samtempe okazis lokaŭto en Steyr. La plej granda metalfabriko de Aŭstrio provokis per siaj direktoroj laboristaron, 100 % organizita sindikate. La direktoroj volis puni la fabrikkonsilantojn kaj altrudi al la laboristaro labori laŭ la Ford sistemo, kontraŭ pago al la laboristoj por nur la mizeregaj aŭstriaj salajroj. Okazis demonstracio antaŭ la direktorejo. La puno estis la lokaŭto. Ok semajnojn la laboristoj kaj iliaj familioj suferis kaj malsatis. La sukceso de tiu oksemajna batalo estas jena. La interkonsento havas jenajn punktojn. 1. Tiuj laboristoj, kiuj ne agis kontraŭleĝe estos novdungotaj. 2. La maldungon de la oficistoj, la direkcio revizos kaj la maldungon pro ekonomiaj ŝparkaŭzoj estas prokrastataj. 3. La laborkontrakto de februaro 1925 estas plue daŭrigata senŝanĝe ĝis majo 1926. Ĝis majo oni traktas pri salajrplialtigo. 4. Salajrplialtigo ne okazas. Sed rigardante la mizeron la entreprenantoj pagos unu kaj duonan semajnsalajron, pagenda en du partoj nun tuj kaj la alian la 20. decembro. 5. La rekomenco de la laboro okazos laŭ “fabrikteknikaj eblecoj”. Per tiu ĉi lasta punkto la fabrikestraro havas la eblecon prokrasti je longa tempo la novdungon de la laboristoj. Kiamaniere la striko estis gvidata montras tio, ke en la viena fratlaborejo de la “Steyra Metalfabriko” la laboristoj laboris 90 horojn posemajne anstataŭ 48. Pro tiu 5. punkto de la kontrakto de 4000 laboristoj estas ankoraŭ kelkaj centoj ne en laborejo kaj denove ne la nekonsciaj sed la konsciaj. Ankaŭ en aliaj metalfabrikejoj okazis strikoj ekz. ĉe Siemens kaj Halske A. G. finita per 4—6 % salajrplialtigo.

— paĝo 4 —

4 SENNACIULO

La tria granda kaj grava striko estis tiu de la bakistoj. La entreprenantoj de tiu ĉi metio gajnis milionojn per la pli malmulta kostiĝo de la greno kaj faruno en la lastaj monatoj. Por la pli bona klarigo: unu bulko kostis 700 kronojn kaj pezis 4 dekagramojn, la faruno plimalmultekostiĝis sed la prezo de la bulko restis tiel longe la sama, ĝis la malaltiĝo de la farunprezo atingis ĉe 4 dekagramoj da faruno pli ol 100 kronojn. Per tiu ĉi ago nature la bakistmajstro gajnis treege. La baklaboristoj havas ne sufiĉajn salajrojn kaj postulis 12 % salajrplialtigon. Tio estis tiel malmulte, ke la prezo de la bakaĵoj per tiu plialtigo tute ne estis tuŝata. Sed la entreprenantoj en la burĝaj gazetoj skribis longegajn artikolojn pri la mizero de la bakistmetio, kaj se ili nun devus ankoraŭ pagi 12 % pli da salajro, ili ruiniĝus kaj ne restus alia eliro ol plialtigi la prezon de la bakaĵoj. La entreprenantoj provis unue la koleron de la popolo kontraŭ la panprocenteguloj forŝovi al la laboristoj kaj due doni al si la pretekston de prezplialtigo kaj de pli granda profito. La bakistoj tamen strikis kaj atingis 5 %. La tuton nun devas porti la proletoj. La bakajoj nun plimalmulte pezas kaj kostas la antaŭan prezon.

La nombro de la senlaboruloj nun jam denove kreskas konstante kaj nun jam ampleksas je 20 000 pli ol la saman monaton de la pasinta jaro. Pasintjare la senlaboreco atingis sian plej altan staton kun 230 000. Grandega nombro senlaboruloj en ŝtato kun 6 000 000 da enloĝantoj. Kaj laŭ tio oni povas kalkuli, ke eble nunjare la senlaborulnombro atingos 300 000. Tio signifus, ke ĉiu tria laboristo estus senlabora. La tuta ĉe ni en Aŭstrio nomiĝas ŝtata saniĝo. Bela elrigardo en la estontecon. Ĉiu tria laboristo senlabora kaj la ankoraŭ laborantaj malrapide pli kaj pli mizeriĝontaj. Bela vivo en kapitalista Aŭstrio. Ĉu ne?

M. Scheithauer (2364)

Antaŭ gravaj okazintaĵoj en Aŭstrio

Aŭstrio nun travivas tre viglajn tagojn. Strikoj kaj lokaŭto estas sur tagordo. La senlaboreco pligrandiĝas ĉiutage kaj la mizero atingis novan gradon de profundeco. La mizero ne haltiĝis ĉe la manlaboristaro, ĝi estas ankaŭ same terure sentebla ĉe la intelektularo, same kiel ankaŭ ĉe la malgrandaj vendistoj. Jam kelke da jaroj batalas la posedantoj de rentpaperoj pro valorigo de iliaj rentoj. La tiama financministro Schumpeter deklaris, ke krono estas krono kaj nun ricevas la antaŭmilitaj malgrandaj ŝparemulo por la donitaj orkronoj senvalorajn Seipel paperkronojn. La plej granda parto de tiuj ŝparemuloj estas laboristoj kaj malgrandaj rentistoj. Ĝis nun ili malgraŭ multaj amaskunvenoj kaj demonstracio atingis nenion de la registaro. La ekonomia situacio ne eltenus tian valorigon, komunikas la registaro. Sed tamen ekzistas en Aŭstrio rentistoj, kiuj ĝuas plenan simpation de la registaro kaj de la parlamenta plimulto. Tiuj estas la domposedantoj. Ankaŭ ili klopodas jam de longe valorigon de la luprezoj por la loĝejoj. Kompare al la malgrandaj ŝparemuloj, kiuj perdis entute la ŝparitan monon, la domposedantoj tuj ricevis de la registaro la promeson, ke ĝi per speciala leĝo plenumos iliajn dezirojn. Jam antaŭ monatoj proponis la kristansocialista partio en la parlamenta proponon pri senvalidigo de la leĝo por ŝirmi la loĝejluantojn. Kvankam la leĝo jam plimalboniĝis per tio, ke la luantoj devas nun pagi la riparkostojn de la domoj, tamen la leĝo ĝisnuna signifas, ke la laboristo ankoraŭ ne atinginte la antaŭmilitan salajron, ĉe pli altaj vivkostoj loĝas pli malkare, ol antaŭmilite. La S. P. komencis plej viglan batalon kontraŭ tiu atako. Multaj amaskunvenoj estis organizitaj kaj en la parlamenta komitato al kiu la propono estis transdonita, sukcesis la socialdemokrataj deputitoj per plej efika obstrukcio, malhelpi la efektivigon de la friponaj intencoj de la kristanlaborista partio. Sed ankaŭ la domposedantoj ne dormis. Ili tre ofte kunvenis, siaj paroladoj estis tre sovaĝaj. Kiel elektintoj de la kristanoj, ili minacis el ties deputitoj, ke ili fondos propran partion, ke ili organizos strikon ktp.! La registaro nun ŝajnigas, ke ĝi sub tia premo estas devigata en ĉi direkto ion entrepreni kaj ĝi publikigis registaran projekton tiurilatan. Sed la aŭstria laboristaro bone scias, ke la vera reganto de Aŭstrio, sinjoro D-ro prelato Seipel ordonis tiun paŝon kaj la registaro Ramek nun rapidos la ordonon plenumi ja pli, ĉar multaj kristanaj deputitoj mem estas domposedantoj.

Kiel nun aspektas la registara projekto? Post 15 monatoj estu la luprezo de la antaŭ milito 6000 obligita. Se ekz. por ĉambro kaj kuirejo, la kutima loĝejo de laboristo, la luprezo antaŭmilite estis 30 orkr. po monato, li pagu nun kun la diversaj impostoj kaj la riparkostoj 22 ŝil. kaj ankaŭ pli. Por ĉambro, ĉambreto kaj kuirejo estas la prezo 30 ŝil. po monato. La meza salajro de laboristo estas 30—35 ŝil. po semajno. Rimarkinde estas, ke la riparkostoj antaŭmilite pagis la domposedantoj. Krom tio kompreneble ili ricevas la libervolan maldungrajton kaj post la jaro 1927 ankaŭ la libervolan plialtigrajton de la luprezo ktp.

Tio sufiĉas por montri la kriman intencon de la aŭstria registaro. La aŭstria popolo kolektiĝas por kontraŭbatali tiun impertinentan atakon de la plej nigra reakcio. Tuj post publikigo de la registara projekto alvokis la S. P. la popolon al 313 amaskunvenoj sole en Wien, sed fakte devis 451 okazi. Pli ol 400 000 luantoj diverspartiaj penis por protesti kontraŭ la registaran atakon. Ankaŭ la vendistoj ekkriis en la kunvenoj, ĉar ankaŭ por ili signifos la efektivigo de la registara projekto plenan ruinigon.

La situacio nun estas jena: Nenia pli malaltigo de la premegantaj impostoj, nenia plialtigo de la salajroj, ne plenumo de la postuloj de malgrandaj ŝparemuloj, ne efektivigo de la asekuro kontraŭ aĝo, invalidiĝo kaj morto ktp. sed efektivigo de intencoj, tiuj signifas plian sklavigon de la popolo kiuj signifas pli, pli teruran loĝejmizeron. En la kunvenoj la registaro ricevis la necesan respondon, la aŭstria popolo pruvos, ke ĝia pacemo kaj toleremo ankaŭ havas limojn, ke ĝi ne plu estas ema, per tiu manpleno de rabistoj ankoraŭ pli mizeriĝi. Jos. Slezak.

Ĉiu varbu novan abonanton por Sennaciulo!

Komento

de “Daily Herald” (2. 12. 25) pri la fakto ke subkuŝanta motivo de “Locarno” estas la forta deziro de la regulantoj de Eŭropo plifortigi kapitalismon, kaj ĉirkaŭfosi sin kontraŭ ekonomia ŝanĝo. “Kiel la laboristaro povas kontraŭi tiun ĉi klopodon?… Nun estas oportunaĵo fari ĝin . . .”

“Socialistoj en ĉiuj landoj povas kunveni kiel faris la kapitalistoj. Ili povas interkonsenti pri kontrakto . . . povas decidigi ĉiujn sindikatulojn, inkluzive de niaj rusaj kamaradoj aliĝi en unu sindikata internacio. Nenio estas pli urĝa en tiu ĉi momento, nenio estas pli esenca al eŭropa laboristaro, ol ke tiu ĉi movado en la direkto al unuiĝeco sukcesus.”

“Sole per unuiga klopodo bridiĝos la senkompata ekspluatado de laboristaro, sole per la plialtigo de la komuna movado super ĉiuj personaj kaj naciaj brudisputoj atingiĝos la nova sociordo. Laborklasaj gvidantoj malsukcesos en sia devo, se ili ne agas en tiu ĉi spirito.”

Inkvizicio en unu el la Kaunaj Policejkvartaloj

Konata litovano Pranas M. rakontas en litova gazeto, “Lietuvas Zinios” jena: La 6. de antaŭa monato je la sesa horo frumatene irante en Kunon sur Laisves Aleje apud Daukantas strato mi renkontis ebrian homon je nomo P. Laŭrinairiĉius, kiu komencis min insulti kaj turnis sin al la policisto Kasis Radziunas, kiu tie staris, ke li min arestu. La lasta, kiu jam delonge estis je mi kolera, tuj forkondukis min en policejkvartalon. En la policejo mi klarigis al la deĵora policisto Skeris, ke mi ne estas ebria. Mi petis fari protokolon, ĉu mi estas en io kulpa kaj min liberigi. Ne respondante al mia peto, Skeris puŝis min en arestĉambron. Tie per helpo de policisto Padziunas. Skeris kunligis miajn piedojn kaj manojn kaj pendigis min sur krado de la fenestro per mallevita malsupren kapo. Miaj petegoj, ke oni min ne turmentu, malsukcesis. La

— paĝo 5 —

SENNACIULO

policistoj ridegante eliris el la ĉambro kaj ŝlosis la pordojn. La policisto Padziunas reiris al la posteno, kaj en ĉeesto de multaj fanfaronis per siaj agoj. Al mi en tiu situacio alfluis la sango al kapo kaj mi svenis. Feliĉe en tiu sama arest-ĉambro troviĝis unu arestita Sanauskas. Ekvidante, ke mi svenis S. disŝiris la ŝnurojn kaj liberigis min de la ŝtipo.

S. Rochkindo.

Striko de teksistoj en Bombay

Jam duan monaton daŭras striko de kotonindustriaj laboristoj en urbo Bombay (Hindio). La striko eksplodis responde al provo de kapitalistoj depost la 1. sept. ĉi-jara, malpligrandigi la salajron. La kapitalistoj siaflanke elmontris obstinecon, kaj en komenco de oktobro ĉirkaŭ 40 000 strikantaj laboristoj estis jam lokaŭtitaj. La saman sorton atendas ankoraŭ ne malpli ol 100 000 teks-laboristoj.

Proksimume, el 100 ŝpin- kaj teksfabrikoj de Bombay, laboras nur 3 entreprenoj. La laboristoj-teksistoj, plej-multe venintaj el ekstere, iom post iom deziras al la hejmaj vilaĝoj. Pro tio la striko povas daŭri nedifinitan tempon. Krome, ne unu el la kontraŭbatalantaj grupiĝoj, ion entreprenas por interkonsentiĝi.

La movado de Bombay-teksistoj ne estas tute okaza. Ne okaze ankaŭ estas ke striko eksplodis ĝuste en Bombay. La striko havas profundajn radikojn, kaj povas ludi grandegan rolon en la tuta batalo de l’ tutmonda proletaro.

Necesas konsideri, ke Hindio ankoraŭ antaŭ la milito okupis gravan lokon en la monda teksindustrio. Jam en la jaro 1914, ĝi laŭ kvanto de kotonaj ŝpiniloj (6,4 milionoj) cedis nur al 5 landoj: Anglio (52 mln.), Usono (31 mln.), Germanio (11,4 mln.), Rusio (kun Polio kaj Finnlando) (9,2 mln.) kaj Francio (7,4 mln.). Dum la mondmilito pro malpliviglifo [?] de la mondaj komercinterŝanĝoj, treege malgrandiĝis ankaŭ importo de anglaj teksajoj en Hindio, kio antaŭenpuŝis disvolviĝon de propra industrio.

Dum la mondmilito “reĝoj” de hindaj teksajoj kaj ŝpinajoj ricevis egajn profitojn. Sed post la milito, paralele al pliakriĝo de konkurenco kun anglaj kaj japanaj teksajoj, komencis malboniĝi la stato de la hindiaj fabrikistoj. Krom tio, angle-hindia registaro ŝarĝis la lokajn teksajojn per 3½ procenta imposto.

Rezulte, la profitoj treege malgrandiĝis kaj la fabrikistoj penas ŝtopi siajn malprofitojn je konto de la laboristoj.

Sed kia estas la ekonomistato de la tekslaboristoj? Jen estas vico de l’ ciferoj kaj faktoj, kiuj montros tion tre elokvente.

Unue “leĝoj pri laboro” koncernas certe ankaŭ la tekslaboristojn, sed laŭ ĉi-leĝoj laboristoj havas 60 horan laborsemajnon, kaj estas permesita infanlaboro komence de 12 jara aĝo. Poste: la Bombay’a la-

[BILDO p.5 | 27,22,68,76] Ksilografiaĵo: grandaj fabrikaj konstruaĵoj kun altaj kamentuboj kaj vicoj da fenestroj; malsupre strato kun tramo kaj amaso da homoj.

boristo ricevas mezan laborpagon ne pli ol 30—35 kop. ĉiutage. Oni pagas por lia laboro nur ĉiumonate, kaj nur post kiam pasos 2 semajnoj post ellaborita tempo. La hindia teksisto sin nutras pli malbone ol oni nutras enkarcerigitojn. Loĝejkondiĉoj de la laboristoj malmulte diferencas de la brutoj. Pro tiuj kondiĉoj estas tute kompreneble, ke meza infanmortado ekz. en jaro 1921 egalis 667 el ĉiu milo da infanoj.

Strikas la Bombay-teksistoj jam ne unuan fojon. Ĉe ili ankoraŭ ne estingiĝis memoro pri la amasa striko de la kotonindustrilaboristoj de Bombay en jaro 1919, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 200 000 tekslaboristoj. Ili bone memoras, ke tiam ili atingis la malpliiĝon de la 12 hora labortago ĝis la 10 hora, kaj la plialtigon de la salajro je 20—40 proc.

Sed ĉu sukcesos venki Bombay-teksistoj dum la nuna batalo? Al tio respondi estas malfacile.

La laboristoj estas disaj. Ili ne havas porstrikajn monkapitalojn. Ili ne povas esperi la helpon de la sindikatoj, kiuj rilatas al la striko kun nekaŝata malamikeco. Kaj se la striko pasas dume ankoraŭ sukcese, la Bombay-teksistoj ŝuldas tion ekskluzive al la sento de la klasa solidareco, kiu ilin subtenas.

Nur solo estas klara: malsukceso de l’ striko frapus ne nur la hindian proletaron, sed sendube ankaŭ influus malgrandiĝon de la salajroj en la aliaj landoj kun larĝe disvolvita teksindustrio.

Elrusigis K. F.

Produkto kaj konsumo de karbo

La karbekonomio tutmonda estas prezentata en jus eldonita statistiko de la regna karbfakularo. Laŭ tiu statistiko la karbprodukto de la jaro 1924 estas 1 167 000 000 tunoj, aŭ 15 000 000 tunoj malpli ol dum la jaro 1923 kaj 50 000 000 tunoj malpli ol 1913. Dum la unua duonjaro 1925 la produkto malpliiĝis en ĉiuj landoj — kalkulita laŭ tuta jaro — preskaŭ 27 000 000 tunoj. En ĉiuj landoj ne povis esti konsumita la produktajo, ĉar la provizo estas tre ampleksa kaj daŭre pligrandiĝas. La produkto tutmonda dum printempo 1925 superis la konsumon — singardeme taksata — je 240 000 000 tunoj. La partopreno al la tutmonda karbprodukto flanke de Eŭropo estas 47 proc., sekvas Ameriko 44 proc. Inter la eŭropaj karbproduktantoj gvidas Anglio kun 237 500 000, en Germanio 119 000 000, Francio (inkl. la novaj karbteritorioj) 44 000 000 (sen ili 38 700 000) Belgio kaj Super-Silezio po iom pli ol 23 000 000 tunoj.

Komparo al la jaro 1913 rezultas, ke Anglio atingis dum la jaro 1923 96 proc. de ĝia antaŭmilita produkto. Germanio atingis 1919 62,8 proc., 1920 76,3 proc., 1922 84 proc. de la iama produkto. Francio atingis 96 proc. kaj Belgio superis la antaŭmilitan produkton.

La dungitaro de la opaj landoj atingis

— paĝo 6 —

SENNACIULO

jenajn nombrojn. Germanio okupis antaŭmilitatempe 515 000 laboristojn, dum la jaro 1924 estis okupitaj 580 000. Anglio okupis 1913 1 127 8[?]0, dum la jaro 1924 1 179 281 karbministojn. Francio pliigas ĝian laboristaron de 195 833 al 304 000; Belgio de 146 084 al 168 016.

La produkto de brunkarbo tutmonda pligrandiĝis pro kelktempa ŝtonkarbmanko precipe en Germanio. La koaksprodukto malpligrandiĝis akorde al la ŝtonkarba. La evoluo tutmonda de la ŝton- kaj brunkarb-koaksproduktoj montriĝas per jenaj nombroj, (laŭ 1000 tunoj).

1913 1924
Ŝtonkarbo 1 217 000 1 167 000
Brunkarbo 124 989 161 000
Koakso 107 279 92 321

Se la jaro 1913 estas konsiderata laŭ 100 proc., tiam rezultiĝas jena evoluo:

ŝtonkarbo brunkarbo koakso
Produkto tutmonda 95,9 128,8 82,9
Germanio (nuna) 84,4 142,5 68,7
Anglio 93,7 — 104,8
Saarteritorio 106,1 — 12,5 [?]
Francio 96,5 118,6 114,2
Belgio 102,6 — 118,1
Usono 97,7 276,6 94,3

La laboro de la laboristaro ludis gravan rolon en la priparolo de la karbdemando tre longan tempon. Se nur estas konsiderataj la karbdehakistoj — kiel veraj produktantaj laborfortoj — tiam la produkto ŝtonkarba estas po labortago kaj kapo — 1913 — 100 %, dum la unua kvaronjaro 1925 en la distrikto Dortmund 109,1 proc., en distrikto Aachen 97,8 proc. en Super-Silezio 98,7 proc. Ĉe la gajno de brunkarbo la produkto rilate al 1913 dum unua kvaronjaro 1925 po tago kaj kapo en meza Germanio subtere 102,9 proc., surtere 153,3 proc., en distrikto Kolonjo surtere 133,4 proc., oriente de la Elbo subtere 67,6 proc., surtere 132 proc. La antaŭmilitaj nombroj do preskaŭ estas atingitaj kaj parte eĉ superitaj.

Malpliigon de karbkonsumo efikas ankaŭ la pliigita eluzo de akvoforto, la progresoj de la elektrigo, nome ĉe la fervojo, la uzado de hejtoleo, precipe ĉe la ŝiparo.

SAT-ano 1378.

Klasbatalo en Palestino

Lan Abuzam

Palestino apartenas al tiuj landoj, kiuj komencis evolui nur post la mondmilito.

Dum la milito ĝi servis kiel militteatro por la turka-germana kaj angla-franca armeoj, kiuj ĝin egalgrade ruinigis kaj mizerigis.

Post la mondmilito, sub la influo de l’ angla imperiismo iom malfortiĝis la indiĝena mastrumado, sed la angla-cionista imperiismo samtempe fondas novan ekonomion.

Palestino, kompreneble, estas ŝatinda peco por la brita buŝego, sed ne tiom pro siaj naturaj riĉecoj, kiom pro sia geografia situo. Ĝi ja estas la ŝlosilo por la proksim-oriento.

Por konservi ĉi ŝlosilon, estas necesaj armeo, strategiaj fervojoj ktp. Palestino estas unu el la malmultaj kolonioj, kiuj preskaŭ ne havas deficiton en la ŝtat-buĝeto. La rimed-fonto estas impostoj, pagataj de l’ felahoj, de l’ urbanoj (precipe, de l’ hebreaj almigrintoj), ankaŭ spezon donas la importo de l’ anglaj varoj. La aĉetebleco de l’ loka merkato pligrandiĝas pro la senĉesa hebrea enmigrado.

Dum la lastaj 6 jaroj enmigris ĉ. 50 000 hebreoj, fondintaj multajn urbojn kaj vilaĝojn, kaj kiuj fariĝis bonaj agentoj de l’ eŭropa industrio. En diversaj brancoj de l’ industrio estis enmetita ĉ. 4 000 000 f. st. da hebrea kapitalo.

Sed la vivkondiĉoj de l’ indiĝenaro plimalboniĝas. Kreskas la industrio, sed ankaŭ la klasaj kontrastoj.

Tio estas ekzemple videbla el la jena tabelo pri strikoj okazintaj dum la lastaj 7 jaroj:

nombro da strikoj strikintoj striktagoj
1919 1 40 560
1920 3 44 591
1921 9 233 3 775
1922 9 466 1 993
1923 27 634 6 044
1924 32 996 19 782
1925 30 1 334 18 873

(januaro ĝis majo)

Ĉiu estu kunlaboranto por Sennaciulo!

Ni vidas, ke kreskas la nombro da strikoj kaj da strikantoj, pliseriozigas plilongiĝas la strikoj.

Pro konkurado kontraŭ la indiĝena industrio, la hebrea kapitalisto emas dungi hebreajn laboristojn, sed la hebreaj labormanoj estas pli karaj ol la indiĝenaj kaj por gajni profiton, la entreprenistoj penis maksimume ekspluati la dungitojn. Tio estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de l’ oftaj konfliktoj kaj strikoj. La konfliktojn ankaŭ ne eblis forigi la organizado de malica kapitalista elpensajo: laboristaj gildoj.

La kapitalistoj penas mildigi la interrilatojn inter la laboro kaj la kapitalo. Sed vane. La klaskontrastoj kreskas kaj ne tro pace estas konstruata la “nacia hebrea hejmo”. 70 % el la strikoj finiĝis kompromise, nur 18 % malvenke.

Ankaŭ la indiĝenaj laboristoj komencis organiziĝi, konfliktoj kaj strikoj en la entreprenoj, kie ili laboras, plioftiĝis.

En Jaffa, Nablus, Khaifa serio da strikoj (veturigistoj, bakistoj) finiĝis plenvenke.

La strikojn subtenis precipe la hebrea laborista unio “Histadrut”. Pasis la tempo, kiam oni afirmis, ke la klasbatala ideo en Palestino estas objekto “importita”. La lastajn jarojn ĝi fariĝis fakto konsiderinda.

(Espigis V.)

Balotiro al Parlamento en Latvio

Kvankam de balottempo forpasis jam preskaŭ du monatoj, tamen mi opinias interesaj por la tutmonda laboristaro la okazajojn antaŭ kaj dum balottagoj en nia “libera demokratia” lando. La homo, kiu travivis ĉi-ĉiujn primokojn, insultojn, ĉikanojn ktp. kaj precipe, se li estas homo konscia nepre demandos sin, pro kio la proletaro batalis la tutan sian vivon, tolerante tiom da suferoj: malliberigon, ekzilon, malsaton kaj malvarmon kaj oferante sian la plej karan trezoron — la sanon, eĉ sian vivon? Ĉu pro tio, ke oni nin denove daŭrigu primoki kaj ĉiel malhonori, ĉu pro tio, ke mizero kaj morto eble estas tre plaĉa sentiĝado aŭ ĉu por ĉiam forigi subpremantan nin parazitaron kaj starigi vere puran proletan fratan sociordon?

Jam tri ĝis kvar semajnojn antaŭ la balottagoj komenciĝis tiel nomata balotbatalo. Ĉiuj partioj, grupiĝoj faris sian eblon, superŝutante sian kontraŭulon perkoto. Ŝajnis, ke en Latvio ne ekzistas plu homo, kiu ne estus ŝtelisto, rabisto, trompisto entute bandito. Precipe dum ĉi-tagoj suferis la latvia laboristaro. Primokita, prikraĉita la laboristaro, tiu la plej honesta, ŝatinta parto de la homaro, kies persisteco, volo kaj sinoferemo nur ebligis la demokratian sociordon, devis toleri insultojn, ĉikanojn, atakojn abomenajn, neaŭditajn eĉ dum cara reĝimo. Ne malpli penegis la ekleziularo precipe katolika. Estis dimanĉo. Sur bazaro proksime de preĝejo okazis kunveno de la laboristaro kaj kamparanaro. Ekaŭdinte pri ĉi-neaŭdita krimo la pastro en “sankta” ornato kun bastono en la mano jetis sin sur laboristojn por forpeli la diablojn, difektantaj la kristanecan spiriton de diidoj. En preĝejoj de sur kanceloj la pastroj predikadis pri danĝero, minacanta al la tuta homara civilizo (kapitalo) kaj kondamnadis. Ili minacadis al ĉiuj por la laborista balotlisto voĉdonontaj per infero, per rifuzo bapti iliajn infanojn, edzigi, eĉ enterigi. Tamen pli ol ĉiuj suferis la profuniuloj — sendependaj, niaj la plej konsciaj kamaradoj. Tuj post enmanigo de la kandidatlisto al parlamento, la elektkomisiono redonis la liston kaj post unu horo la tuta kandidataro estis arestita. La sola kaŭzo — ilia komunist-emeco. Interalie estis arestita k-do Linardo Laicen (nun jam liberigita) profunia kandidato nur pro tio, ke en jaro 1923 li agitadis por profuniaj kandidatoj al tiama parlamento. Strange, ke la registaro ekmemoris pri tiu “krimo” nur post du jaroj kaj rekte antaŭ la balotiro. Multaj estis arestitaj pro kvazaŭ falsigitaj pasportoj, kiuj post balottagoj tamen evidentiĝis tute ĝustaj. Armeestroj ordonis, por ke subuloj post laŭkonscia voĉdono redonu restintajn balotlistojn. La kaŭzo konata.

Malgraŭ ĉi-malhelpoj kaj persekutadoj la popolamasoj ne lasis sin timigi kaj

— paĝo 7 —

SENNACIULO

voĉdonis por sia listo laborista, krom kelkaj stultuloj ektimintaj dian punon.

Jen la rezultoj de balotiro:

1925 1922
Socialdemokratoj 33 31
Kamparana unio (dekstr.) 16 17
Demokr. centro 5 6
Radikal-socialistoj 4 7
Germanoj 4 6
Kristanoj 4 6
Senpart. dekstruloj 3 4
Faŝistoj 2 4

ktp.

Sekve el 100 parlamentanoj la maldekstruloj okupas 37 mandatojn, alkalkulante la radikal-socialistojn.

Neŭtralulo.

Negro-laborista kongreso en Usono

Fine de la monato oktobro okazis en Chicago la unua kongreso de negro-laboristoj en la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko. Ĉi-kongreso malfermas tre interesan paĝon en la praktiko de la laborista movado en Usono. Elmontriĝas, ke la negro-laboristoj estas duon-infanoj ankaŭ en la laborista movado.

La burĝaro kaj la burĝa nigra-spirita socio rigardas de supre sur la nigrohaŭtulojn, aljuĝas en granda vico da ŝtatoj ĝis la hodiaŭa tago kromleĝojn rilate negrojn, izoligas ilin kiel leprulojn de la blanka socio kaj evitas ĉiam kuntuŝon kun ili. Krome, nature, tiajn kuntuŝojn, kiuj povas pligrandigi iliajn proprajn profitojn. Tio okazas en la libereca Usono, kiu pretas ĉiumomente batali por libereco, egaleco kaj frateco . . . ĉe aliuj.

Sed ne plibona estas la rilato al la negroj ankaŭ en la laborista Ameriko. La “Amerika Laborista Federacio” estas eĉ sur la papero malfermata por ĉiuj laboruloj, sen diferenco de nacio kaj raso, sed efektive fermataj estas la pordoj de la “unuiĝoj” por la negraj laboristoj kaj oni faras al ili grandegajn malfacilajojn ĉe la akcepto.

Kaj ja devis esti tute alie. La nigra malkara laboro estas ne nur konkurenco, sed grava danĝero por la blankaj laboristoj. Kaj kompreneble, ke ne iu alia, sed ĝuste laborista movado devis elmontri la plej profundan intereson al ĉiuj ĉi suferoj kaj drakonajoj praktikataj de la blankaj mastroj rilate al la nigraj sklavoj.

La “Amerika Federacio de Laboristoj” tion ne faris. Eĉ ne emis fari. Tio estas rezultato de ĝia politiko ĝenerale, kiu pro la Gompersistaj gvidantoj ĉiam servis la interesojn de la kapitalistoj. Ili timas akcepti tian malkaran laboristforton, kiu sendube kondukus la tutan laboristan movadon sur novajn relojn de klasbatalo.

La negro-laboristoj komencis mem organiziĝi kaj kunigas siajn fortojn por plibonigi la ekonomiajn vivkondiĉojn kaj trarompi al si vojon al la “unuiĝoj”.

La Leaderoj de la “Am. Fed. of Labour” kontraŭstaris ĉi-provon kaj ĝin stampis kiel verkon de komunistoj, plimalbone, kiel verkon de Moskvo . . .

Kompreneble, ke ĉi-tio ne povis influi la negro-laboristojn kaj kunvenis la kongreso reprezentante multajn milionojn da nigraj salajruloj. Inter la rezolucioj akceptitaj de la kongreso estas menciinda ti-kiu respondas rekte je la atakoj de Grin, la prezidanto de “Am. Fed. of Labor”. Ĝi deklaras, ke ĉi-atako tute ne diferenciĝas de la atakoj, kiujn faras la kapitalistaj mastroj kaj ke ĝi celas la neallason de la unuiĝo inter blankaj kaj nigraj laboristoj. Ĉiuj rezolucioj de la “Am. Fed of Labor” por la negroj-laboristoj estas ne io alia ol paperpeco sen konkreta valoro.

Dua rezolucio de la kongreso postulas forigi ĉiujn limigojn kaj kromleĝojn rilate negrolaboristojn sur la kampoj ekonomia kaj politika kaj ke unuiĝu ĉiuj

[BILDO p.7 | 31,33,69,51] Desegnaĵo: amaso da homoj, viroj kun ĉapeloj kaj levitaj kapoj, densa homgrupo kun ekscititaj vizaĝoj.

laboristaj fortoj sen diferenco de raso kaj sekso por kontraŭbatali la kapitalistan ekspluatadon.

Tio estas sendube grava kaj serioza komenco, kiu nepre havos influon sur la pluan evoluon de la tuta laborista movado en la unuigitaj ŝtatoj de Ameriko.

El “Naje Arbeter Welt”, organo de la Poale-Cijon: Jak (227).

Dek viktimoj de bulgara teroro

En nuna Bulgario regas neimagebla teroro. La reakcia registaro de profesoro Cankov persekutas ne nur komunistojn, laboristojn kaj kamparanojn, sed ankaŭ instruistojn. Jen la listo de 10 geinstruistoj, kiuj fariĝis la viktimoj de la bulgara reakcio.

  1. Ĥr. Georgiev, estinta prezidanto de vilaĝa lerneja komitato. Oni lin arestis kune kun aliaj je 12. horo nokte, vekinte lin per bomboj. K-don Georgiev oni forveturigis en arbaron, kie li estis beste turmentita kaj poste mortigita.

  2. Anna Majmukova, redaktorino de la ĵurnaloj “Laboristino” kaj “Egaleco”, en la daŭro de multaj jaroj estis instruistino, subskribis la alvokon de “Internacia Komitato por propagando” en jaro 1921 en la nomo de la bulgara kom. frakcio.

  3. Lambi Kondiev, estinta deputito, redaktoro de la gazeto “Instruista Fajrero”, sekretario de bulgara sekcio de “Internacio de laboristoj por klerigo”.

  4. Marin Popov, estinta deputito de kamparana unuiĝo, instruisto de popolaj lernejoj.

  5. Raina Kandova, instruistino, mortigita kune kun la infanoj en malliberejo.

  6. T. Samodumov, scienculo, pedagogo, verkisto, mortigita en malliberejo.

  7. Ĥ. Mednikarov, instruisto, macedona revoluciulo.

  8. M. Janĉev, lerneja inspektoro.

  9. A. Dimitrov, instruisto.

  10. Ĥ. Sankov, instruisto.

Dek viktimoj de sanga teroro en Bulgario — nur malgranda guto en tiu maro de sango, kiun elverŝis la registaro de kaptranĉistoj kaj mortigistoj, gvidata de la profesoro Cankov. Inter centoj kaj miloj de vivoj de la plej bonaj batalantoj por liberigo de elturmentita Bulgario, el la premo de bienposedantoj kaj burĝoj, tiuj ĉi dek nomoj de instruistoj kaj agantoj de klerigado inter laborantaj popolamasoj de bulgara popolo okupas respektindan kaj gloran lokon egale kun la nomoj de laboristaj kaj kamparanaj revoluciuloj martire pereintaj sur la pendigiloj kaj en turmentejoj de bulgara reakcio.

Tiujn ĉi 10 nomojn ni memoros kaj estimos. Ili estas grandega kaj tragedia paĝo ne nur en la historio de heroa batalo de la bulgaraj laboristoj, kamparanoj kaj sindonema al socialismo inteligentularo, sed ankaŭ en la historio de la tuta internacia revolucia movado kaj precipe en internacia movado instruistara . . . .

Eterna memoro al mortintaj kamaradoj! Morto al ekzekutistoj de Cankov!

A. Borisoglebski.

Lastaj sciigoj el Sofio

Klarigas timigajn detalojn, kiel perdiĝis famekonata bulgaria ĵurnalisto, redaktinto de ĵurnalo “Ek”, Josefo Ĥerbta. Kiel oni sciigas, Ĥerbta viva estis forbruligita en porhejtaj bolujoj en sofia malliberejo. Kune kun Ĥerbta en ardigita forno mortis kunlaborantoj de Ĥerbta — Johano Danĉev kaj eksministro Kirilo Pavlov.

SAT-ano 5241.

Tra la fervojista mondo

Per la internacia fervojistaro la lastaj semajnoj estis riĉaj je okazintajoj.

Gravaj konfliktoj de pli granda signifo ne estis konstatebla inter la vicoj de la fervojistoj tutmondaj.

En Germanio la fervojistoj traktas pri plialtigo de la salajro. La regna fervoja kampanio mem atendas plurajn strikojn, kiel oni povas ĉerpi el cirkulero direktata al la fervojaj direkcioj kaj ĝi penas, perfektigi la organizacion kontraŭ striko konsistantan ĉefe el t. n. “flavuloj”.

— paĝo 8 —

SENNACIULO

La kompanio krom tio eligis oficialan sciigon, kiu sin apogas je verdikto kaj diras, ke pasiva rezisto egalas strikon.

En Anglio nun okupiĝos la National Wages Board (nacia salajroficejo) kun la postuloj de la ĝenerala asocio de fervojistoj (N. U. R.) kaj unuiĝo de fervojaj kancelariistoj (R. C. A.) prezentitaj en decembro lastjare. Kiel estas konate, la anglaj fervojaj kompanioj estis respondintaj ĉi tiujn postulojn per kontraŭprogramo, en kiu estas rifuzitaj ĉiuj ekonomiaj plibonigoj, ja oni intencos parte enkonduki senteblajn malplibonigojn. Sub ĉi tiuj cirkonstancoj ne estas facile interkonsentiĝi.

En Holando la sindikatoj sukcesis per traktadoj nove reguligi la salajrojn, por kiuj la nunaj salajroj estas konfirmataj.

Post longdaŭraj kaj malfacilaj traktadoj en Aŭstrio realiĝis la novaj instrukcioj pensionaj en formulado, kiun povis akcepti la aŭstria fervojista organizacio.

Novaj salajrpostuloj estas starigitaj meze de oktobro de la franca fervojista sindikato. En skribajo sendita al la fervojaj direkcioj estas instigita enkonduki varieblan salajroreguligon, ĉar la franca mono en la lastaj semajnoj konstante senvaloriĝas.

Fine oni devas mencii strikon de la lokomotiv-personaro de la Western Maryland Railroad en Usono kiel ankaŭ strikon de la fervojaj telegrafistoj de Atlantic Coast Railroad en la sama ŝtato. Ambaŭ strikoj estas gvidataj de la koncernaj organizacioj. La partopreno al la striko ŝajnas esti perfekta. La kaŭzo de la konfliktoj konsistis en diferencoj pri salajro.

(Laŭ I. T. F.-sciigoj tradukis G. P.)

Maŝinaro forigas laboron

La laboristo laboras per maŝino, li estas lerta kaj kvalifikita kaj pro tiu akiras mezgradan salajron, almenaŭ sufiĉan por vivi. La inventisto disvolvas novajn ideojn, kiujn li aplikas en la tekniko. Nova maŝino aperas. Ĝi povas fari per la sama laboro multoble pli ol la nun antikva maŝino. La lerteco, taŭga por la unua maŝino, ne utilas por la nova. La laboristo baldaŭ trovas sin senlabora. Kion fari? Li decidas akcepti laboron je prezo de la dunganto, estu ĝi granda aŭ plejeble malgranda. Oni nun dungas lin, ne ĉar li estas lerta, sed nur, ĉar li estas preta apliki la primitivan laborenergion al la nova maŝino.

Ni supozu, ke la dunganto posedas £ 100, 10 por pagi la laboriston kaj 90 por aĉeti la maŝinon.

La nova maŝino aperas. Ĝi produktos pli. Ĝi kostas duoble pli ol la unua sed ĝi produktos kvaroble pli per la sama nombro da laboristoj. La entreprenisto kunpremas la manojn, kaj ekrevas pri subita riĉeco.

Li riskos kaj decidas aĉeti la novajon. Pagas li 190 kaj nur la saman 10 por la laboristo.

Antaŭe 100 okupis unu laboriston. 200 certe okupus 2.

Nun tamen por la nova maŝino li bezonas nur unu laboriston.

Do kvankam 100 taŭgis antaŭe po unu laboristo nun li bezonos 200 por dungi la saman.

Baldaŭ tiu nova maŝino siavice antikviĝas kaj okazos la sama denove. Li bezonos ne nur du cent funtojn kiel minimuman kapitalon por unu laboristo sed eble 3 aŭ 4 cent funtojn.

Jen tio montras, ke la enkonduko de novaj maŝinoj efikas malbone sur la laboristo, por tiuj de nia klaso.

Necesas riĉulo, kiu povas starigi firmon kaj dungi laboristaron. Estas ju pli da riĉajo spezata en la malviva maŝino kaj des malpli por la vivanto de nia klaso.

Kion ni konsilu al ni? Ĉu ni rompu la novan maŝinon, kiel faris la prapatroj de la anglaj laboristoj aŭ ĉu, pli saĝe, ni decidu preni la maŝinaron, posedi ĝin komune kaj labori per ĝi por la avantaĝo de ĉiuj anstataŭ por la boneco de la nuna riĉularo.

3398 (Londono)

Ĉu vi jam renovigis vian abonon por Sennaciulo?

Laboristaro de Plzen (Pilsen) Ĉekosl. kontraŭ blanka teroro en Rumanio

La Kiŝineva proceso, kiu aperis en Sennaciulo, estis de 409 laŭvorte tradukita kaj aperis tuj en gazeto “Pravda”.

Niaj gek-doj ĉi tie akre protestas kontraŭ tiaj senhomecaj juĝoj kaj persekutoj, kiuj okazas en Rumanio kaj sendis telegramon al la Bukareŝta parlamento, al generalo Miraoscu, komandanto super Besarabio kaj al Kiŝineva milita juĝejo en la nomo de urbo kaj regiono “Plzen” laŭ jena teksto:

Komunista laboristaro el Plzen (Pilsen) Ĉekoslovakio protestas akrege kontraŭ la justica perforto, uzata kontraŭ la 500 akuzitoj de Kiŝinevo.

(Jen bona rezulto de traduko el “Senn.”)

Eĥo de Balotoj en Ĉekoslovakio

Laŭ faktoj ĉerpitaj el diversaj gazetoj de Ĉekoslovakio la kompartio estis dum la okazintaj balotoj priŝtelita je kelkaj mil voĉoj, kiujn alproprigis la burĝaj partioj. Tio okazis en Hovakio kaj Subkarpata Rusio, kie la loĝantoj estas ankoraŭ plej parte analfabeta. La kom. membroj de la tieaj balotkomisionoj ne estis allasitaj al kontrolo de voĉdonado kaj la kom. voĉoj tielmaniere estis ŝtelitaj de la agraruloj malgraŭ tio tia venko. La kom. ne volas eniri la registaron kiel deputitoj, ili nur volas labori por la afero proletara. La kom. voĉdonantoj akre protestas kontraŭ la eniro de siaj elektintoj registraren. Kom. partio ne ĉesos batali kontraŭ la burĝa registaro kaj hontas, se ĝiaj gvidantoj laborus mano en mano kun la kapitalistoj ĉe la verda tablo.

Pilsen 409.

DISKUTEJO

Pri “Malsanoj”

de k-do Fröding (S-ulo n-o 7 [59])

Kvankam mi estas sciencisto, tamen mi tute ne estas “adoremulo” la oficialan sciencon; kaj mi deziras, ke ĉiuj t. n. sciencaj temoj, estu pridiskutataj en kiel eble plej larĝaj laikaj rondoj. Sed ankaŭ tiu diskutado estu ne supraja kaj ne unuflanka; oni diskutu por kune serĉi la veron, sed ne por “pruvi” ian ajn, sciencan aŭ laikan teorion!

Mi tute ne intencas ĉi tie jesi, nek nei, ke manĝi nurajn vegetajojn estas bonfartiga: mi opinias, ke la manĝajaj bezonoj de unu homo povas esti malsamaj al tiuj de alia, kaj ke bonfartas iuj viandmanĝantoj tiel, kiel iuj vegetajmanĝantoj. La manĝmanieron ja influas la individua temperamento, la kutimo, la klimato, la laborspeco, ktp., tial estas ofte neĝuste, ke el sia mema, individua sperto oni eltiru konkludojn rilatantajn ĉiujn kaj ĉiajn aliajn homojn!

Sed mi ne intencas nun pridiskuti tian temon, kiun mi nur ektuŝis por montri, ke ĝi estas pli komplika ol ĝi ŝajnu en la artikolo de k-do Fröding. Ĉi tie mi nur intencas montri, ke tiu k-do tro supraje prijuĝas la tute nesimplan difinadon pri la deveno de la malsanoj. — La homa korpo estas ja tiel malsimpla maŝino, ke ni eĉ ne konas (eble — neniam konos) ĝian tutan meĥanismon, kaj ties tutan funkcimanieron; kvankam depost centjaroj filozofoj kaj sciencistoj pristudas ĝin, tamen oni povas aserti, ke la esplorotajoj estas ankoraŭ plinombraj ol la esploritajoj. Sed, post tiu longa esplorado, certe ni jam scias pri la deveno de la malsanoj iom pli, ol tio ŝajnas al nia kreskajmanĝanta k-do kaj la sciencaj asertoj pri la mikroboj ktp. ne estas tiel simplaj, kiel li opinias. Tute neĝusta estas, ekzemple, la rezonado de la k-do pri tio: ke “dum malmultaj baciloj malsanigas homon, li resaniĝas, kiam la baciloj multoble pliiĝis en lia korpo”. Nur ŝajne, tio estas absurdo; ĉar efektive, kiam la baciloj multobliĝas en la homa korpo, tiam ankaŭ multobliĝas la kontraŭbacilaj, defendaj substancoj en la korpo mem. Ekzemple: la serumo (aŭ: la sango) de ĉevalo, malsanigita per enŝprucado difteriajn bacilojn kaj resaniĝinta, enhavas novan, antaŭe ne enhavitan substancon, kiu “malvenenigas” la difteriajn bacilojn, kaj tial resanigas la difteriulojn. Certe, la tutan resaniĝan meĥanismon ni ne konas: sed ankaŭ certe, la imunecaj agadoj ludas tie gravan rolon, kiun la k-do tute ne konsideris (pri la imuneco mem, vidu ekz. artikolon en “Sennacieca Revuo”, aŭgusto 1925).

Sed: kial ne ĉiuj homoj malsaniĝas, kiam ili estas en samaj kondiĉoj, kaj kial ne ĉiuj malsanuloj resaniĝas? Tiu estas ja grava problemo, kies certa solvo multe antaŭpuŝus la kuracarton, sed ni jam povas aserti, ke k-do Fröding tute pravas, se li

— paĝo 9 —

opinias, ke ankaŭ (ne nur) la manĝmaniero partoprenas en la t. n. imuneco je la malsanoj pro kiu fortika, bone nutrita homo malsaniĝas pli malfacile ol malsatulo, aŭ ol mizerulo. Tion pruvas multaj konataj sciencaj kaj praktikaj provoj.

Nur unu ekzemplon: Mi mem aranĝis iam la jenan provon: ian bacilon oni enŝprucas al du kobajoj. La unua kobajo daŭras taŭge manĝi; la dua tute malsatas. Tria kobajo ankaŭ malsatas, sed ne ricevas bacilan enŝprucon. Nu: post unu tago, la unua kaj la tria kobajo vivas; la dua mortas, kaj en ties sango oni trovas multnombre la enŝprucitan bacilon, kiu tiel multobliĝis. Kiel per malsato, tiel per multaj aliaj rimedoj oni sukcesis malfortigi bestojn rilate bacilojn: t. e., per malvarmigado (starado en malvarma akvo, ktp.), per venenigado, ktp. Kaj certe estas, ke la mizeruloj, malbone manĝantaj kaj loĝantaj, malsaniĝas kaj mortas pro malsanoj multe pli grandnombre, ol la riĉuloj. Ankaŭ neĝustaj estas la asertoj pri variolo, kaj pri la efikado de baciloj por kaŭzi la malsanojn. Post kiam oni vakcinadas, la variolo efektive malaperis: t. e. la nombro de la varioluloj multe malpliiĝis. Kaj, ke la ĉeeston de la koncernaj baciloj bezonas ĉiu infekta malsano (ne: ĉiu malsano!), tion pruvas multaj laboratoriaj provoj per bestoj, kaj ne malmultaj nevolaj provoj per homoj. Jes ja: la bestajn (kaj vegetajajn) malsanojn oni kaŭzas laŭvole per enŝprucado kulturajn de la koncernaj mikroboj; kaj homoj malsaniĝis pro pesto, ĥolero, tetano, karbunkolo, tifo, ktp., vundinte sin per pecoj da rompiĝintaj vitraj ejoj enhavantaj tiajn kulturojn, aŭ dumlabore englutinte la lastajn. Tia bacila (aŭ pli ĝuste: mikroba) deveno de la infektaj malsanoj ne estas do “ridindaĵo”; sed certe, la baciloj ne multobliĝas, se mia korpo ne estas taŭga grundo por nutri ilin. La vakcinadoj maltaŭgigas nin; sed eĉ pli grave estas, ke ni ankaŭ alimaniere fortigu nin kontraŭ la mikroba atakforto. Tial, ĉiuj k-doj bonvolu sciigi siajn spertojn tiurilate, kaj unuavice tion faru k-do Fröding, kiun mi tutkore aprobas (kvankam mi iomete, sed tutfratece, kritikis lin ĝis nun) precipe pro tio: ke li interesiĝas pri tiaj temoj, kaj proponas ilian diskutadon. Kuracisto.

Mortnivelo inter infanoj

La nivelo de la mort-alteco dependas de multaj faktoroj: Ĉu ili naskiĝas laŭleĝe aŭ ne; ĉu la patrinoj laboras aŭ ne: ĉu la gepatroj loĝas en nesanaj lokoj; ĉu ili loĝos en urboj aŭ en la kamparo. Ĉu la homoj po ĉambro estas multaj aŭ ne, kaj ĝi dependas je la grado de scio inter la patrinoj kaj la aĝo de la gepatroj.

Morteco estas duoble pli alta inter la infanoj de gepatroj needziĝitaj ol inter la gelaŭleĝuloj.

Estas interese noti, ke la infana mortnivelo estis pli malalta dum periodoj de industria regreso, ol tiam, kiam la salajro estis alta, la manĝaĵo malkara kaj la mizeruloj malmultnombraj.

Distrikta doktoro por sano en Northumberland (Nord-Anglio) raportas jene: “Oni devas tre bedaŭri, ke multaj lokaj aŭtoritatoj rigardas kun trankvilo mortnivelon inter infanoj, kiu estas dum la unua monato de ilia vivo proksimume 55 kaj dum la unua jaro ĝis 200 po mil naskitoj. Se tia morteco okazus inter ŝafidoj oni kunvokus reĝan komisionon kaj prizorgus rimedojn por malebligi tian nenaturan mortadon, tamen, ŝafidoj ofte kostas 50 markojn kiam 6 monataĝa, laŭŝajne infanoj tiom ne valoras.”

Rilate al tuberkulozo, mencio en la raporto de la ĉefdoktoro por Anglio estas jena:

Estas certaj faktoroj, kiuj simptomas la tuberkuloza malsano. Senpera transigo estas malofta. Aliaj influoj agas kaj malfortigas la individuan rezist-kapablon al la infekto aŭ favoras daŭran infekton i. a. tro da loĝantoj po ĉambro, kaj nesufiĉa ventilado ĉe la laborejo aŭ hejmo, malsaniga kondiĉo de la domo (malsekeco, forigo de sunlumo ktp.) kaj malriĉeco.

Malriĉeco ofte estas responda je manko de taŭgaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj, malsana

Ĉu vi jam varbis novan abonanton por Sennaciulo?

kondiĉo de domoj, tro la loĝantoj, senscio de higiena modo de vivo, antaŭzorgo kontraŭ infekto, kaj manko de taŭga ventilado. La 3 malbenoj pro malbonaj domoj estas jenaj:

  1. malbona fiziko,
  2. malsano estas altnivela,
  3. mortnivelo estas alta kaj viv-povo estas malalta.

En Anglio. Dum la lastaj 7 jaroj oni prenis leĝprocesojn kontraŭ 10000 dungantoj, ĉar ili laborigis infanojn en maniero danĝera al iliaj vivoj, t. e. preskaŭ 4 potage! Kiom da kulpuloj estas senobservitaj?

En Ameriko. 75% de la infanoj, kiuj aperis antaŭ la juĝisto, kutime vendis stratĵurnalojn dum pli ol 2 jaroj.

La nacio elspezas pli da mono por la puno de krimuloj ol por la forigo per edukado de tiuj faktoroj, kiuj kaŭzas la krimojn. (3398, Londono)

* * *

En la franca armeo

tiuj, kiuj de naskiĝo nature nutriĝis per mamo havis nur duonon de la malsanuloj kompare al tiuj, kiuj nutriĝis nenature per botelo.

En Parizo 15 botel-nutritaj idoj mortis kompare al 1 morto je mam-nutro.

Kaj en Berlin estis 20 botel-nutritaj.

La mortnombro po kvar ĉambra loĝejo estas 8,6 po 1000 (Bradford en Anglio).

La mortnombro po tri ĉambra loĝejo estas 20 po 1000 (Berlin en Germanio).

Kie duono da loĝantoj vivas en nur unu ĉambro, la mortnombro po unu ĝis du ĉambra loĝejo estas 25 po 1000 (Berlin).

Triono de tiuj naskitoj estas nelaŭleĝaj. Dum momento de naskiĝo 30% de la patrinoj laŭleĝaj mortas, sed ĉe la patrinoj nelaŭleĝaj, la mortnombro atingas 50% en Germanio.

* * *

En Skotlando

50% de la popolo loĝas en unu sola ĉambro kaj nur 15% loĝas en pli ol 2 ĉambroj.

Mortnivelo po domo (po 1000 loĝantoj):

kun 1 ĉambro 20,14 laŭ ministro por sano en Anglio
„ 2 ĉambroj 16,83
„ 3 „ 12,63
„ 4 aŭ pli ĉamb. 10,32

Manko kaj malsato estas la nevideblaj rekrutaj serĝentoj de granda proporcio de nia angla armeo laŭ leŭtenanto kolonelo de la angla armeo.

La alteco de homo ĉiam estas malalta post ĉiu milito:

jaro alteco ĉirkaŭ brusto
1872 5 futoj 5 coloj 34 coloj
1883 5 „ 3—4 coloj 33 „
1897 5 „ 2 coloj 31 „

Oni devis malaltigi la nivelon je kiu, iu ajn povis aliĝi al la armeo kiel supre montrita.

Eĉ laŭ tiu malalta postulo de fizika strukturo la militistoj devis eljeti 34,3% de la aliĝantoj.

Dum 1899 en Manchester (Nord Anglio) el 11000 aliĝintoj al la armeo, 8000 estis nealiĝeblaj, kaj nur 1000 el la permeseblaj 3000 povis aliĝi al la regula armeo; la aliajn 2000 oni nur permesis en la aparta milicio.

En 1923 el 106,071 kiu oferis sian servon al la armeo, sed 51,021 estis eljetitaj kiel netaŭgaj, t. e. preskaŭ duono; kaj en Londono la eljetitoj nombris 56,8%.

* * *

La moralaj riĉuloj

Je 1819 la reĝa kuracisto deklaris, ke laŭ statistikoj la riĉula klaso havis pli altan nivelon de morteco pro sifiliso ol la kvalifikaj laboristoj kaj aliaj laboruloj escepte la neregule okupatoj.

La paradizo de la riĉuloj

estas farata el la infero

de la malriĉuloj — Viktor Hugo.

* * *

Kio estas la kaŭzo, kiu igas virinon iĝi publikulinoj.

Laŭ Bebel (“La virino kaj la socialismo”) el 5000 publikulinoj la jenaj estis tien pelitaj:

1440 pro manko kaj mizero
1250 pro malsato
80 subtenas parencoj
1440 konkubinoj forlasitaj
400 knabinoj forlasitaj de soldatoj
280 forlasitaj
3850 el 5000

— paĝo 10 —

En Anglio

mortas ĉiujare 683000, el ili 654000 kun malpli ol £ 1000 postlasas £ 29,5 milionojn, dum 28000 postlasas £ 259,7 milionojn. Inter la lasta estas 7 milionuloj, kiuj posedis £ 18,1 milionojn.

Krepusko de burĝa registaro en Polio

En n-o 3 de “S.” priparolis k-do H. serioze la situacion en Polio. La ciferoj estas elokventaj. Ili montras la pligrandiĝantan krizon en la jaroj 1923 kaj 1924. Mi deziras klarigi la kaŭzojn de tiu-ĉi krizo kaj ties solvo-perspektivojn.

Polio antaŭ ĝia dispartigo (en j. 1795) estis lando vasta, regita de kelkcent miloj da nobeloj (ŝlaĥcicoj). Milionoj da polaj, rusaj kaj litovaj kamparanoj-sklavoj laboradis en teruraj kondiĉoj — pli teruraj ol en aliaj landoj de feŭda Eŭropo. Fruktoj de tiu laboro — la tritiko — flosiĝis sur Vistulo en Danzigon, kaj por la taleroj ebriis la nobelaro diboĉa, petola — debatadis — paroladis la belan latinlingvon — forvendadis la “patrujon” al najbaroj — mortigadis ĉiujn reformojn per sia “liberum veto” (latina difino de konstitucia artikolo ordonanta, ke sufiĉas kontraŭstaro de unu deputato, por ke la leĝo-projekto estus malakceptata). Polion dispartigis Rusio, Aŭstrio kaj Prusio. Centjare fremda regado formis diversajn ekonomiajn kaj psikajn formojn por ĉiu parto.

La aŭstria ekokupo estis ekonomia “Hinterland” (malantaŭlando) de Aŭstrio — donanta impostojn kaj rekrutojn kaj aĉetanta industriajn produktojn. Estadis tie pola aŭtonomio, tenata de bienhavantoj. Lando eminente agrikultura kun densega loĝantaro kaj forta emigracio. La komerco preskaŭ ekskluzive en la manoj de judoj. Analfaleteco. Altekreska, kriema romantika patriotismo.

La prusa ekokupo sub forta mano de prusoj ellaboris sanajn (de burĝa vidpunkto) normojn de mastruma vivo. Neniu troloĝateco, agrikulturo altestaranta, komerco en indiĝenaj manoj, klerigo granda. Industrio malforta. Malmulte da kriemaj solenoj — multe da obstina nacionalismo.

La rusa ekokupo kiel la aŭstra, sed pli malprogresema koncerne la kulturon. Tamen ĝi posedis fortan industrion, precipe teksan — havantan vendfoiron en Rusio.

La traktato en Versailles rekonstruis Polion en limoj plimalpli etnografiaj, kiujn baldaŭ rapidigis plivastigi la polaj imperialismanoj profitante la postmilitan konfuzaĵon.

La hodiaŭa lando tute militdetruita, agrikultura kaj ĉiajare kun nesufiĉa rikolto sen industrio, kun malpli nacimultecoj elportantaj super 30% de tuta loĝantaro, sen hejma kapitalo kaj sen povo de atingo eksterlandan prunton. Hodiaŭ tiu-ĉi lando, rigardate de burĝa vidpunkto, deruladas en abismon de bankroto. Se estas entute malfacile eviti la krizojn en kapitalisma sociordo, se estus al ĉiu multpeze regi tian malfortan ekonomie organismon kiel Polio — ja miros pri la bankroto de tiu-ĉi ŝtato neniu, kiu ekkonas la nacion regantan tiun-ĉi ŝtaton.

Karaktero de nacio aŭ raso? — mi ĝin ne kredas. Mi ne kredas, ke ĝi elfluas el la geografiaj aŭ fiziologiaj ecoj, ke ĝi estas io abstrakta — ekster aŭ super la ekonomiaj rilatoj, ke ĝi estas la ideo reganta el alteco la historion de popolo. Sed kontraŭe mi kredas, ke estas la meza tipo de inklinoj, konvinkoj, etiko kaj farmanieroj formita de komuna historio, de kolektiva vivo kaj unuformigita de literaturo, gazetaro ktp.

Kia do estas la tipo de polo? Analizante ĝin oni povas apartigi ĉiujn erarojn de malnova ŝlaĥcico kaj la el ekokupoj devenantajn akiraĵojn. Al malnova petoleco, senpensemo, procesemo, sinvendemo, alta gesto, imponemo je ĉia prezo aliiĝis aŭstra politika ĉarlataneco, prusa brutaleco kaj rusa koruptumeco. Tiun-ĉi miksaĵon superverŝis la saŭco de trosentema, kriema ŝovinismo. Klarigante mi aldonas, ke dirante pri pola tipo pri la influo de aŭstra aŭ rusa tipo mi ne pensas pri pola ktp. proletaro sed pri la burĝaro, ĉar do tiu ĉi tipo estas bedaŭrinde ankoraŭ domin-

Sennaciulo kontraŭ kapitalismo batalilo por socialismo

anta almenaŭ eksteren. La supre difinita nacitipo ne estas entute regadtaŭga. Alvokita al la vivo per ironio de historio ĝi gvidas mastrumon difineblan per fama germana ĉirkaŭskribo: “die polnische Sauwirtschaft” (pola porkmaniera mastrumo). Ludo je ŝtato. La impostoj estas detirataj sen iu plano — tie kie plej facile — do el la proletaro. La monprovizoj disipataj¹): delegacioj, konferencoj, akceptoj, manovroj, ekspozicioj, pli kaj pli novaj uniformoj, ŝiparo sen anaro, ĉio centfoje super kapablon — groteske. Pli kaj pli novaj malverŝacioj je milionoj en oficoj kaj la ŝtatistoj senpunaj ne ĉesas promeni en honoroj kaj bonhavo; la oficistoj koruptemaj ekstreme, ne esceptante la juĝistojn, plaĉpenantaj al la potenculoj kaj brutalaj por la proletaro. Super 10% da loĝantaro vivtenas sin el la ŝtataj monprovizoj. Pli ol 200000 senlaboruloj registritaj t. e. 30% da ĉiuj industriaj laboristoj — kune kun la senlaboraj etkamparanoj pli ol miliono. La komercistaro ruinigita — ĉiutage kelkcentoj da firmoj anoncas la pagnekapablecon. Priskribante tion-ĉi mi tion ne kompatas — jes vere mi kontente ĉirkaŭskribas tiun-ĉi specialan specon de burĝaro, kiu membuĉas per ĝia senregemeco ne atendante la morton el la manoj de proletaro. Parlamento — jen la nepaciĝema bando. Reakciaj, liberale burĝaj kaj pseŭdoproletaj partioj premas sin al la fiska trogo. Senĉesaj kabinetkrizoj — rekonstrukciaj marĉandoj — jen okazis al kaptado de grasaj oficoj, al riĉiĝo. En la teritorioj enloĝitaj de nacimalplimultoj terura nacia subpremo, en tuta ŝtato la sorto de proletaro netolerebla. Subpremo ekonomia — la impostoj interperaj elportas 90% de tuta importaĵo — elmigritaj en Francion ktp. 700 mil da homoj. Subpremo politika — bestuma blanka teruro. Torturoj en polaj malliberejoj estas konataj al legantaro de “S.”. Mi aldonas la nurvortajn opiniojn, tamen postulota mi povas citi milojn da faktoj de malregemeco, koruptumo, subpremo ktp. elĉerpitaj eĉ se el burĝa gazetaro, kiu svarmas ĉiutage de plej drastaj faktoj. Ekstrema mizero — vilaĝe la plimulto de loĝantaro nudpieda, senĉemiza — inter la laboristoj malsattifo. Ĉirkaŭ 100 memmortig-atencojn ĉiutage. Kontraŭ la elrompiĝo de proleta malespero defendas la polan burĝaron 300 mila militistaro kaj 40 mila policistaro.

Kaj nun malmulte da ciferoj de kurantjara buĝeta projekto, kiu ĵetos lumon sur financan strukturon kaj ĝian staton. Antaŭviditaj esperoj [?] 1800 milionoj da zlotoj, inter kio 900 milionoj por armeo kaj polico, 50 milionoj por malliberejaro, 20 milionoj por premipagoj por ekscito de impostoficistoj al vampira impostelpremado kaj nur 30 milionoj por socia zorgo. Krom la senpensemaj kaj malproduktdonaj pozicioj enhavas la buĝeto ankaŭ multajn fikciojn — en Polio jam ne unua ministro mensogis el la registara tribuno. La buĝeto estas pli ol dufoje tro alta rilate al imposta ebleco, kiun la angla financscienculo Hilton Joung prikalkulis je 800 milionoj. Nuntempe la impostŝraŭbo elpremas multe pli tiel, ke tuta moncirkulo trairas la kasojn de l’ fisko 4foje en jaro — tamen tio-ĉi altiras la ruinon de burĝa mastrumo. La sanigo, la limigo de elspezoj estas ebla sole per eljeto sur pavimon 2 milionojn da oficista loĝantaro, kio kaŭzus tujan revolucion, aŭ per forigo de armeo, kion ne aprobos la pola imperialismo ĝis kiam ĝi ekzistas. Polan burĝaron povas savi sole granda, malkara, eksterlanda prunto — tamen la eksterlandaj kapitalhavantoj ne estas malsaĝaj sian monon eljeti koten. Cetere kaj la limigo de elspezoj kaj la prunto ne helpos ĝis kiam regos mensogo kaj koruptumo — kaj tiu-ĉi estos la ĝismortaj karaktersignoj de pola burĝaro.

Kaj pola proletaro? El miljara mallibero kaj humiligo ekleviĝas kaj atingas la regon. Polaj eraroj pereos kun pola burĝaro. La proletaro estas sana kerno — tipo inteligenta, laborema, brava kaj nobla. Ne kaŭzis tiun-ĉi kernon demoralizanta veneno de burĝa etiko — ne mordis ĝin la ĉion manĝaĉanta kancero de katolikismo. Sanigo de kapitalisma mastrumo ne estas ebla. La pligrandiĝanta mizero alkondukos la amasojn sur la stratojn — malfermos al ili la okulojn tiel zorgeme ŝtopataj de oportunaj ministraj socialismanoj. Kaj tiam aliros la pola proletaro al sia peza sed bela laboro, al konstruado de nova socia domego. Katilina.

¹) Diboĉe elspezi.

— paĝo 11 —

Fak-Unuiĝismo kaj Fak-Unuiĝismo

Al la “Daily Herald”, organo de la laborpartiuloj (Socialdemokratoj) en Britio publikiĝis aldonaĵo la 28an de Nov. 1925 pri la Soveta unuiĝaro (Daily Herald Soviet Trade Union Supplement, 1917—1925.) En tiu-ĉi dokumento ripetiĝas la konfuzigaj diroj kaj kontraŭdiroj, esprimoj kaj kontraŭesprimoj pri la afero, kaj mi tre deziras ke unu fojon por ĉiam la afero estu solvata profite ambaŭflanke de la soveta “landlimo”, ĉar, pri tiu-ĉi afero troviĝas tre gravaj taktikaj konsideraĵoj, kiuj absolute droniĝas nuntempe en la konfuzego de l’ esprimoj uzataj de la du nacilingvoj, la rusa kaj la angla. Mi deziras, ke ĉi-konfuzego estu neniigita pere de Esperanto. Do, la sovetanoj klarigu sian flankon.

Por pruvi, ke konfuzego ekzistas, necesas citi nur la jenajn: G. Melniĉanski en sia artikolo al la supre menciita aldonaĵo pri “Fak-unuiĝa organizado kaj laboro” skribas: “La rusa Fak-unuiĝa movado organiziĝas laŭ la industria principo (substreko mia. D. S.) Ĉiuj laboristoj kaj dungitoj en unu industribranĉo aniĝas al unu unuiĝo. Ni plene efektivigis la devizon unu fabrikejo — unu unuiĝo. “La Unuiĝo varbas ĉiujn, — de la noktogardanto ĝis la ĉefinĝeniero.” En la sama aldonaĵo B. Jarotski komentas: “Ili (la Fak-unuiĝoj) ankaŭ organizigis la produkcion kaj administradis la uzinojn ĝis la registaro kreis apartajn administrantarojn por kontroli la naciigitajn (sociigitajn?) Industriojn.” La ĉi-du citaĵoj montras malsaman kondiĉon rilate al Britio. En Sovetlando oni varbas ĉiujn laboristojn el unu industrio en unu industrian Unuiĝon (kaj mi diru, pasante, erare nomita Fakunuiĝo,) kaj konstatas, ke tiuj Unuiĝoj ludas gravan rolon en la administrado de l’ produkcio. Plue, pririgardu la jenajn, cititaj el la libro de G. Zinoviev “Urĝaj demandoj” Smolni, 1920: — “El la vidpunkto de l’ Marksismo, Fak-unuiĝo ne sole estas asocio de laboristoj starigita cele “menteni kaj pliigi la salajrojn” kiel difinas ges-roj Webb; ĝi nek estas “aro da laboristoj kunigitaj cele doni helpon al siaj maldungataj anoj, kaj defendi siajn interesojn dum redaktado de interkonsentoj” (difino laŭ Brentano kaj Sombart.) Kaj la bolŝevika teorio neniam akordiĝis al la kutima formulo de la dua Internacio, kiu difinis Fak-unuiĝon kiel “daŭra asocio el dungitaj laboristoj de donita Fako (Profesio, Profession, Trade), cele plibonigi laborkondiĉojn kaj kontraŭbatali malpliboniĝon, en la limoj de la kapitalista ordo,” (difino laŭ gvidanto de l’ aŭstria movado Adolf Braun, tenata ankaŭ de Legien, kaj parte de Bebel.) Jam en 1913a, en sia argumento al la Menŝevikoj, l’ Bolŝevismo donis la sekvantan difinon pri Fakunuiĝo: „Fakunuiĝo estas daŭra asocio el laboristoj en donita Industrio (kaj ne en donita Fako nure) kun la celo kondukadi la ekonomiajn batalojn de la laboristoj kaj kun la celo partopreni la liberigan luktadon de la laborista klaso por neniigi la salajrsklavecon kaj starigi la Socialismon.” (Substrekado mia 1100.)

El ĉio plisupra oni komprenu la kaŭzon de la konfuzego. 1) La Unuiĝoj en Sovetio organiziĝas laŭ Industrio; 2) Ilia antaŭrevolucia tasko estis kondukadi la ĉiutagan luktadon de la laboristoj kontraŭ la kapitalisma sociordo, kaj postrevolucia tasko estas prizorgi la Produkcion; 3) La Unuiĝoj bazitaj laŭ la formulo de la dua Internacio, t. e., laŭ la modelo de la anglaj, klasharmonigaj unuiĝoj, organiziĝas, ne laŭ Industrio, sed laŭ Fako de Industrio, ne laŭ la klasbatala unuiga principo, sed laŭ la klasharmoniga, unuecon detruanta principo; 4) La Bolŝevikoj uzadis nomon al la rusaj Unuiĝoj, kiu ne taŭgis al ili kaj kiu taŭgis nur al la unuiĝoj sur kiuj baziĝis la dua Internacio.

Ĉu iu vidas kaj komprenas la rezultaton de tiu ĉi eraro? Respondu aŭ letere al mi, aŭ pere de Sennaciulo. Se Sennaciulo estas uzata, do, ĉiuj legantoj profitos la diskuton. Sennaciece, D. Sheriff, 1100

Ĉu vi jam verkis por Sennaciulo?

La internacia lingvo

VIII.

Kelkaj konkludaj sugestoj

Malgraŭ kelkaj neeviteblaj mankoj, la ĉi-tien kolektita argumentaro pravigas la jenan konkludon:

  1. Je lingvistika vidpunkto, esperanto estas kontentiga solvo de la problemo pri internacia lingvo.
  2. Neniu el la konkurantaj projektoj rajtas pretendi je tio, ke ĝi alportas “sciencan” kaj “definitivan” solvon, ĉar ja la lingvistoj mem ne sukcesas interkonsenti pri la diskutitaj punktoj.
  3. La esperantista movado atingis tiagradan disvolvon, ke ĝi estas konsiderenda kiel socia fakto, kiel ia supranacio, kiu donas al la internacia lingvo firman bazon kaj al ĝi garantias ĉiamecon.
  4. Certan profiton tirus la laboristaj organizaĵoj el la adopto de esperanto kaj ties utiligo por la internaciaj rilatoj.

Konsekvence el tiu rezonado, ni sugestas al la agemaj laboristoj proponi, adoptigi kaj precipe aplikigi la jenan rezolucion:

Konsiderante, unuflanke,

a) Ke la lingva komuneco estas unu el la bazoj de l’ internaciismo,

b) Ke la lingva diverseco estas baro sur la vojo al emancipo de l’ proletaro,

c) Ke la uzo de unu komuna lingvo ege faciligas la internaciajn rilatojn.

Konsiderante, aliflanke,

a) Ke la internacia lingvo esperanto ekzistas kaj funkcias de pli ol tridek jaroj, je plena kontentigo de tiuj ĝin uzas,

b) Ke ĝi jam estas tre disuzata en ĉiuj landoj de l’ mondo, kaj do povas tuj liveri valorajn servojn,

c) Ke la logika strukturo de tiu artefarita lingvo, en kiu malestas la gramatikaj esceptoj, propraj je la naturaj lingvoj — ebligas al ĉiu inteligenta laboristo ties facilan lernadon.

Pro tiuj motivoj:

La kongreso (konferenco, Ekzekutiva Komitato, ktp.) adoptas esperanton kaj decidas ke, post periodo kies daŭro estas fiksota, esperanto estos la sola lingvo oficiala de nia organizaĵo por la internaciaj rilatoj.

Krome decidas:

  1. Komenci senprokraste viglan propagandon per gazetoj por inciti la laboristojn al la lernado de tiu lingvo.
  2. Aranĝi kursojn kaj tiucele rilatiĝi kun la laboresperantistaj organizaĵoj.
  3. De nun rifuzi, en la gazetoj de nia organizaĵo, ĉiun alvokon, komunikaĵon kiu temas pri projektoj de konkurantaj lingvoj, ĉar konvinkon ni havas, ke la propagandantoj de tiuj projektoj estas malamikoj, konsciaj aŭ ne, de la internacia lingvo.

Se la laboristaj organizaĵoj decideme aplikus la rimedojn kiujn ni sugestas, post kelkaj jaroj la lingvaj limoj, kiuj disigas la laboristojn estus grandparte malaperintaj. Ĉiaokaze la rilatoj inter la diversnaciaj organizaĵoj fariĝus pli facilaj. Ilia tuta korespondado povus esti nur esperantlingva; same ankaŭ la raportoj pri internaciaj kongresoj. Kaj la presado en esperanto de internaciaj gazetoj ebligus grandan pliigon de la eldon-kvanto. Evidentaj estas la avantaĝoj: ŝparo de tempo kaj mono; pli da kontakto inter la organizaĵoj; samideeco pli intima inter la ĉiulandaj laboristoj, kiuj povus interŝanĝi senpere siajn opiniojn, spertojn kaj esperojn.

“Proletoj ĉiulandaj, unuiĝu!” tiom oni kutime ripetas depost jardekoj. Sed oni tro forgesis, ke por unuiĝi, nepras antaŭe interkompreniĝi. Tial la esperantistoj pluen diras “Por unuiĝi, renversu vi mem la lingvajn limojn, kiuj malebligas, ke unu komprenu alian.

Lernu, praktikadu esperanton! . . .¹)

Tradukis el la franca L. B.

¹) Por interesatoj ni aldonas la titolon de la aliaj ĉapitroj, kaj sciigas, ke la volumo estas havebla ĉe: “Fédération Esperantiste Ouvrière”, 177, rue de Bagnolet, Paris (XXe) kaj ankaŭ ĉe la Administrejo de SAT. Prezo: 2,50 fr. fr., afrankite: 2,75.

III. ĉapitro: La Internacia Lingvo ekzistas. — IV. Eta ekrigardo sur la historion. — V. Oni dufoje ne malkovras Amerikon: surogatoj de esperanto; kelkaj komparaj tekstoj; pri perfekteco rilate lingvon. — VI. Esperanto estas vivanta lingvo: kelkaj faktoj inter multaj aliaj; praktikaj aplikadoj; esperanto estas literatura lingvo. — VII. Esperanto je la servo de l’ proletaro: Sennacieca Asocio Tutmonda; kiel ni utiligas esperanton; du konkretaj pruvoj.

Reĝustigo: n-ro 63, paĝo 5, maldekstra kolono, 7. lastaj linioj; legi jene: de Alaska ĝis la orienta bordo de Grenlando; ankaŭ de l’ insulo Pasko ĝis la insularo Samoa, de Nov-Zelando ĝis Sandwich, do sur spacego . . .

— paĝo 12 —

El Britio

Kaŭĉuka Imperialismo

K-doj, kiuj legis en “Senn.” (n-ro 13) la artikolon de N. K. pri la barakto inter Britio kaj Usono interesas scii, ke laŭ statistiko pri la usona enporto de kaŭĉuko de januaro ĝis aŭgusto 1925, la usonanoj devas pagi per plu-profitoj sumon, kiu egalas la procenton pagatan ĉiujare pro brila [?] militŝuldo al Usono. S-ro Icrestone [?], usona milionulo, proponis lastan monaton kreskigi en Liberio (Okcidenta Afriko) 1 000 000 akreojn da kaŭĉukaj arboj. Estas tre grava afero por Usono, ĉar ĝi uzas tri kvaronojn el la tuta mondprodukto. Kompreneble denove la usonanoj atakas la limegon de la produkto kaj protestas kontraŭ la monopolprezo. Ŝajnas, ke Afriko simile al Germanio kaj Ĉinio necesas al usona imperialismo.

Brita Senlaboreco

Per pli severa administro de la asekurpago la senlaboruloj iom malplimontriĝas. Sed ankoraŭ restas pli ol unu miliono t. e. unu el ĉiu dekduo da laboristoj ne havas okupon eĉ laŭ la oficiala trompiga statistiko. Ekzistas rimedo. En industrio brita laboras en jaroj 1923—1924 du kaj duono milionoj da geknaboj 14 ĝis 18 jaroj. Sendu ilin al la lernejo kaj finance subteni ilin. Sed sen sango el la infano la kapitalismo ne povas vivi.

Spite de Locarno kaj ĝia Pakto kaj “fermo de la militpordo” laŭ S-ro Briand kaj la ĵurnaloj la preparo militi surtere, enaere kaj surmare nun kostas al la brita registaro ĉiujare funt. 120 000 000. Kompare nur funt. 40 000 000 elspeziĝas por edukado kaj la nuna edukadministro proponas forpreni el tiu sumo funt. 647 000!

Alia ekzemplo de “senpartieco” en la administrado de la leĝo okazis. En subĉiela kunveno paroladisto, S-ro Toynbee, nur pridiras la rompon de promesoj faritaj de S-ro Baldvin. Viro el amaso renversis la skatolon sur kiu li staras, kaj la paroladisto rompis al si la kruron je la genuo kaj pro tio laŭ la kuracisto li restos kriplulo dum sia vivo. La magistrato de Glevedon (sud-okcidenta urbo) punis la atencanton nur per malgranda monpago de funt. 3.

Sen naciulo al libereco; do, varbu por Sennaciulo!

En “Daily Herald” (9. dec. 1925) la mondfama verkisto Norman Angell pritraktinte la kreskantan ĥaoson de lingvoj skribis: “Ŝajnas esti nur unu eliro, t. e. Esperanto. La helplingvo estas progresinta mirinda kaj ĉiutage progresas pli kaj pli. Ĉu la ĝusta momento ne alvenis kiam 5 aŭ 6 ministroj de edukado el la 5 aŭ 6 plej viglaj kaj antaŭemaj nacioj kune konsentu starigi esperantan kurson en la lernejoj. Tio helpus nin forĵeti la malfacilaĵojn de Babel pli rapide ol iu ajn povus.”

(Ni sendis al li ekz. de “Senn” kaj invitis lin aliĝi.)

Esperanto kaj la I. F. S. U.

En la oficiala “Revuo” (n-ro 4, 1925) aperas longa artikolo poresperanta. Ĝi aperas france, germane, kaj angle. Tio utilas por sindikatanoj atentigi iliajn estrojn pri Esperanto.

El Svedio

Sindikatanoj! Pli ol 100 000 organizitaj laboristoj postulis de nia tutlanda centrorganizaĵo sindikata, ke ĝi aranĝu tutlandan konferencon por pritrakti inter aliaj temoj pli akrigitan batalon kontraŭ faŝistoj kaj strikrompistoj, kaj la unuigon de tutmondaj sindikatoj en unu internacion, laŭ programo de rus-angla unueckomitato. La postulo tamen estas neigita de nia centrorganizaĵo. Pro tio, Göteborgaj metalistoj decidis aranĝi la postulitan konferencon en Göteborg la 23—24. jan. 1926. Por instigi la reprezentantojn, kiuj venos el ĉiuj anguloj de la lando, unue al tutmonda sindikatinternacio, kaj due al nia esp-a movado en la servo de la laboristoj, mi proponas, ke sindikatanoj proponas al sia sindikato, sendi al nia konferenco salutleteron en esperanto. Kiam delegitoj alvenos el ĉiu parto de la lando, ĉiu satano certe komprenas la gravecon de tiu-ĉi propagando.

Sendu leteron rekte al aranĝantoj sub adr.: Sv. Metallarb. Förbundets avel: 41 Göteborg, Hugo Östergata 4. A, Svedio.

Abono povas komenciĝi per ĉiu numero

Kamparanoj en Finnlando

Stato de terkulturistoj dum jaroj 1917—1925 en Finnlando (Vojaĝemulo [695])

Kamparanoj en Finnlando estas plej grandparte nur malgrandaj terkulturistoj memlaborantaj. Kun siaj familianoj eble ili salajras nur unu viran kaj virinan serviston. Nur en plimalgranda skalo estas en Finnlando veraj bienposedantoj. Sed kvankam eble oni povus kredi, ke la malgrandaj terkulturistoj pro ilia stato laboranta en socio, apartenus al klaso laboranta laŭ ilia partia tendenco. Sed tute ne! Ili imagas esti burĝoj pro ilia tero, kiun ili havas en sia dispono. Pro tio ili imagas havi la samajn interesojn kun grandburĝoj, kvankam ilia bieno nur penege vivigas sian havanton, kaj ili povas nur en tre malgranda skalo uzi bonaĵojn devenantajn de industri-produktado, ĉar ilia mono devenas de vendado de superfluaj bienproduktoj, kiujn ili vendas al laboristoj industriaj en uzindistriktoj.

Tia estis stato antaŭ la civitana milito 1917.

* * *

Ĉiu laboristo en Finnlando tre bone memoras la tempojn dum terura civitana milito 1918. Havuloj kaj senhavuloj staris unu kontraŭ la alia. Laborantaj popolmasoj staris kontraŭ ekspluatistoj. Sed kamparanoj, patriotoj aniĝis tuj al fronto de burĝaro, ĉar ili ja nature estas burĝoj pro ilia domo, kaj kiel ili kredis, la socialistoj volas, ke ĉiu havaĵo estu dividita inter ĉiuj homoj en socio, kaj ili timis pro tio ankaŭ, ke ilia bieneto estus tiam dividita. Sed, se vere estus tiel okazonta, ili eble estus ricevinta nek bezonata doni. Sed kiel jam dirite, ili jam pensis kiel burĝoj kredigis ilin pri sociaj aferoj, se “komunistoj venkos”. Ili ekprenis pafilon en sian manon kaj rapidis por defendi “patrujon” kaj ĝojis pri frateca agmaniero de ĉefoj, grandburĝoj en fronto. Ilia dio estis la ĉefbuĉisto Mannerheim¹), kiun ili servis kaj kredis kiel veran dion eĉ pli. Iliaj ĉiutagaj paroloj temis nur fratecon de fabrikuloj kaj grandaj sinjoroj kaj ili kredis, ke nun aperos tempo frateca kun sinjoroj kaj kamparanoj —.

Kaj batalo uraganis. Kamparanoj batalis en fronto de burĝaro dum sinjoroj sidis malantaŭe. Sur la alia flanko batalis laboristoj kun siaj rusaj fratoj per nesufiĉaj armiloj kontraŭ bonege armitajn kontraŭulojn, kiuj fine ricevis helpon de germanaj buĉistoj, kiu okazo ankaŭ certe estis solvo de batalo al bono de burĝaj armeoj. Laboristoj estis venkitaj kaj vivantoj el ili arestitaj. Tio estis komenco de plej severa tempo en la milito kaj tian, oni skribis plej sangan paĝon en historion de Finnlando.

Komencis nun tempo de ekzekuto per pafiloj kaj per malsato en arestejo de militkaptitoj. Militkaptitoj ricevis manĝaĵon treege malbonan, kiun eĉ hundo ne estus manĝinta kaj ĝin ankaŭ tute nesufiĉe, ili mortis pro tio en amasoj. Kaj filoj de kamparanoj ricevis metion de pafilekzekutisto, kiun metion ili plenumis volonte en sia granda “patria” fervoro. Dekojn kaj centojn el kaptitoj oni prenis per unu fojo sur iu sabla monteto, en iliajn manojn oni donis fosilon kaj ili mem fosis siajn tombojn. Kaj buĉistoj pafis ilin sen kompato kaj fratoj laboristaj falis en tombojn memfaritajn sur vizaĝo mieno, kiuj esprimis venontan revenĝon. Tian saman sorton travivis preskaŭ ĉiu rusa soldato, kiuj estis dekmiloj en Finnlando dum la tempo. Mi certe scias, ke ili, kiuj evitis ĉi sorton estis treege malmultaj. Finnaj kampoj trinkis dum la tempo milita multege da sango de rusaj kaj finnaj kamaradoj. Ankaŭ lastjare estis eĉ ĉe fervojo videblaj sur kelkaj gruzaj deklivoj malgrandaj lignaj krucoj, kiujn iu amika

¹) Gvidanta generalo.

— paĝo 13 —

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Al niaj legantoj

Laŭ nia komuniko en “Senn.” n-ro 4 ni petis prijuĝi nian organon kaj priparoli ĝin en la grupoj por sendi poste la rezultojn al la Redakcia Komisiono, kiu promesis ilin publikigi.

Nun pasis intertempe preskaŭ kvarona jaro kaj la Red. Kom. povas konstati, ke en kelkaj grupoj kaj ankaŭ de kelkaj solaj k-doj nia “Senn.” estas legata kun multe da intereso, dume en aliaj tio ankoraŭ mankas. Tion plej multe kaŭzas la nesufiĉa kono de Esperanto unuflanke kaj aliflanke la indiferenteco de la k-doj rilate al la porklasbatala tendenco de nia organo.

Alvenis esprimoj pri kontenteco, bondeziroj kaj ankaŭ kritikoj. En ili ni citu jen du gravajn, kiuj respegulas ĝenerale la aliajn.

1. Pozitivaĵoj en “Senn.”

“Plej plaĉis kiel tuto la n-ro 8 (60) aparte, kiel ni vivis kaj laboris! Kaj la ampleksa “Kroniko”. Volontege vidus pluajn raportajn — priskribojn el la vivado de SAT-grupoj kaj Lab. esp. societoj. Ilin mi konsideras gravaĵo, ĉar ofte multaj SAT-grupoj (precipe junaj) ne scias kiel organizi la laborojn kaj kunvenojn … Kaj nome fruktodona laboro ja estas la plej efika propagando kaj altiras atenton de laboristoj al la grupoj. Do, spertuloj kaj pli kaj malpli malnovaj SAT-grupoj kaj Lab. esp. societoj diskonigu viajn spertojn ĉi-rilatajn, por ke povu lerni la aliaj. Bonvenaj estos ankaŭ pli multe da informoj pri la laborista vivo aktuala el ĉiuj landoj (Labkoroj!).

Negativaĵoj:

Aperigo de tro da “senfadenaj ondoj de la cerbo”, “solvita la problemo vidi malproksimen!” Ĝi estas glitiga vojo kondukanta al nivelo de malsalaj “familiaj gazetoj” … “Amuza Angulo” de “Lernanto” restu, sed nur kondiĉe, ke ĝi enhavu la enhavon konforman al la celo de nia asocio”. Karotam 5356

Interesigu Sennaciulon ankaŭ por legantoj, kiuj ne emas legi ampleksajn artikolojn — Verku malgrandajn artikolojn kaj raportojn!

  1. “Ni tre ĝojas tralegi S. ĉar ĝi interrilatigas min kun la esp-istoj de la tuta mondo.

Ĝi por mi estas kontaktilo tamen mi bedaŭras, diri, ke ĝi ankoraŭ havas gravan mankon, kiu estas forigินda: nome ĝi ne donas aktualan statistikon, per kiu iu el la SAT-anoj povas juĝi pri la ekonomia stato de la diversaj landoj …” Floro (London).

Jen du ekzemploj, kiuj montras, kio precipe mankas al nia organo kaj kion atenti ni petas niajn kunlaborantojn. Kritikojn, kiuj tute konformas kun niaj agoj, ni ne publikigos. Nur de tempo al tempo ni komunikos la dezirojn de niaj legantoj.

Tiu ĉi n-ro ampleksas 16 paĝojn kaj valoras duoblan n-ron, ĉar la 31. dec. Sennaciulo ne aperos. — Tiu escepto okazis, ĉar la plejmulto de niaj legantoj pasigos kelkajn festotagojn, dum kiuj ili povas sufiĉe studi nian gazeton. La sekvanta n-ro aperas sub la dato de 7. jan. 1926. Krome bonvolu noti, ke tiu-ĉi n-ro estu varba n-ro. Do, ne nur legi, sed laŭ ĝi agu. Red. Kom.

Atentu!

Kune kun la n-ro 12 (64) ni admonis niajn gelegantojn, pri abonfiniĝo. Por ke ne okazu interrompo en la ekspedo de la gazeto, ni afable petas la gelegantojn, tuj renovigi la abonon. La perantoj nepre tuj sciigu al la administracio la renovigon de la abonoj kaj kiom da ekz. ili bezonas por la sekvonta kvaronjaro. Samtempe mi petas kelkajn perantojn, ke ili kiel eble plej baldaŭ sendu la monon, kiun ili ankoraŭ ŝuldas por la malnova jaro. La administracio nur povas normale funkcii, se la k-doj estas precizaj en financa rilato.

La nove aperinta verko el “Biblioteko de Sennaciulo” n-ro 2, “La Morto de Blanjo” estas nur unuopa volumo, ne duobla, kiel avizita en antaŭaj n-roj de “Senn.” kaj kostas la saman prezon kiel n-ro 1. (Vidu anoncon.) Adm.

mano starigis, kaj sur kiu ruĝa ĉifono melankolie flirtas en norda malvarma vento — kaj ie en Mez-Rusio iu patrino atendas vane sian filon — — —

Sed ankaŭ ion pri situacio malantaŭ fronto burĝa. Tie ankaŭ estis laboristoj kaj devis esti. Tie estis plej grandparte junuloj kaj maljunuloj, kiuj laboradis sub rigardo de pafilviro — pafilviro, kiu estis ankaŭ kamparano, terkulturisto, kiu ŝanĝis sian plugon kun pafilo kaj faras nun ĉe laborejo sian tre valoran devon al “patrio”. Sed ankaŭ malantaŭ fronto mankis pano, se kamparano vendis, ili prenis tiel altan prezon, ke mono de laboristo sufiĉis nur por unu aŭ du kiloj¹) kamparanoj treege riĉiĝis kaj sen havuloj suferis en sama kvanto.

Virinoj kaj infanoj ĉirkaŭis en kamparo kaj petis aĉeti panon, kvankam ili petis per mono, oni taksis ilin kiel almozulojn. Kamparanoj respondis nun al aĉetpetoj, ke — “vi bezonus nur vitrokaĉon, ĉu vi scias, ke precize pro vi ruĝulaĉoj estas tiu ĉi stato en Finnlando” — kaj laboristoj kun iliaj familioj manĝis pinkrustan panon. Iliaj tempoj estis nigraj tempoj por laboristoj — kamparanoj havis leĝon en siaj manoj — pafilon, kaj estis sinjorecaj kun ilia granda monujo.

¹) Kilogramo.

Sed venis aliaj tempoj. Kamparanoj kun burĝoj konstruis Novan Blankan Finnlandon sur sangaj tombegoj de laboristoj. Komenco ordiĝis bonega, sed — subteno de regno kostas. Terkulturistoj ja havis monon, kiel dirite ili vendis sian grenon je prezoj tre altaj. Kiu havis monon, devis dum malsattempo oferi ĝin, kvankam per ĝi estus nur povinta eviti malsatmorton unu tagon pli longe. Kaj tiamaniere monujoj de terkulturistoj akiris dikecon neniam pli antaŭe videblan. Sed Mannerheima diservo kostas monon. Ekaperis multegaj elspezoj, kiuj simpla kamparano neniam estis revinta. Devis starigi granda armeo, kiu kostis monon, devis ja ankaŭ aĉeti pafilojn kaj vestojn por propra hejma buĉista gvardio. Tien iris mono post mono kaj monujo timeme maldikiĝis. Oni metis impostojn por kamparanoj, kiuj prenis grandajn sumojn. Sed ne sufiĉis — impostoj ĉiujare pliiĝis, armeo kaj pensioj de oficuloj bezonis monon. Kaj vivo de kamparanoj post kelkaj jaroj de civitana milito multege reŝanĝiĝis, mono finiĝis — kaj nune denove sammaniere kiel antaŭmilite frapadas sur pordon de laboristo industria kaj demandas, ĉu ne oni bezonus buteron aŭ lakton, ĉar devis ion vendi por ricevi monon. Mono ne sufiĉas — impostoj grandaj — ili aŭkcias domon por ŝuldoj (kiel jam okazis al centoj da terkulturistoj) de kie ricevi monon. — Tia estas stato nuna. Parte ili jam komprenas de kio tio alvenas, parte ili ne volas ĝin kompreni, ĉar ilia malmola mieno ne ĝin volas permesi, sed kelkaj jam konfesis ĝin. Sed certe estas venonta tempo, kiu donos klarecon al aferoj, elspezoj ĉiam kaj ĉiam pligrandiĝas. Ĵus iris unu militŝipaĉo sub ondegoj dum uragano sur Norda Golfo kun sia tuta ŝipanaro, viroj en plej bona vireca aĝo, filoj de kamparanoj kaj laboristoj. Tiu ĉi okazo ekaperigis demandon, pri ŝiprenovigo, ĉar malnovaj rusaj ŝipaĉoj ne taŭgas en manoj de sovaĝa naturo. Novaj ŝipoj kostas monon kaj malnova rimedo estas ripari ĝin per impostoj novaj, kiujn plej parte pagas kampuloj.

Venontaj tempoj ekmalfermos certe okulojn de la kampuloj en Finnlando, ili vidos, ke sinjoroj estis milittempe nur kvazaŭ fratoj kaj ke sur iliaj lipoj dum la tempo estis falsaj vortoj, kiuj nun ricevos sian veran karakteron. Ili certe estos ekscitaj, kiuj estas veraj fratoj por ili, kaj kun kiuj ili estus devigantaj, batali kontraŭ ekspluatistoj kiel faris kamparanoj rusaj.

Sed ĉiu ja devas pagi sian lernospezojn.

— paĝo 14 —

≡ KRONIKO ≡

Ĉekoslovakio

Gablonz a. N. Rerigardante, nia juna malgranda Esp. Laborista Grupo povas esti tute kontenta kun la farita laboro kaj sukceso. Per nia ĉiama kaj senĉesa propagando kaj agitado, per nia daŭra kaj kontinua laboro kaj partopreno ĉe ĉiu ajn publika kunveno aŭ manifestacio ni vekis grandan intereson por Esp. Tio ankaŭ pruvis la okazinta, tre bone vizitita ekspozicio kaj denove aranĝita amuzvespero. Ni ankaŭ malfermis kursojn en Gablonz a. N. kun tridekkvin, en Grünwald a. N. kun 12 komencantoj (kursgvidanto k-do F. Bauer) en Josefsthal kun 40 personoj (gvidanto k-do B. Pilz). Kurso en alia loko sekvos ankoraŭ.

Germanio

Allach apud München. Per la fervora kaj obstina laborado de k-do Weber ni povis komenci kurson, kiu nun post la 6. vespero nombras 25 geanojn. La fundamento por grupo estas metata.

Bamberg. Ankaŭ en tiu episkopa urbo ni sukcesis planti nian movadon kaj funkcias kurso kun 20 personoj, kiuj fondis grupon de LEA.

Lindau. Nia k-do Eltgen perletere lernis Esperanton kaj nun post unu jaro sukcesis varbi helpe de la lokaj sindikatoj kaj laborunuiĝoj kurson kun 30 partoprenantoj. Grupo fondiĝis.

München. En la okcidenta parto de la urbo ni sukcesis starigi filion de la grupo, kiu jam bone funkcias. En la kunvenoj okazas paroladoj kun diskutoj. La aŭtuna propagando estis farita per ĉiueblaj rimedoj. La loka “Laborista Kleriga Kartelo” akceptis Esperanton en la instruplano, samkiel ankaŭ la Popolaltlernejo. Entute komenciĝis kvar kursoj kun 80 partoprenantoj. Kelkaj eksterlandaj k-doj vizitis la grupon kaj pli entuziasmigis la junajn k-dojn. Regas en la grupo laboremo kaj obstino.

Pasing apud München. Sekve de parolado de k-do Deubler aranĝita de la lokaj sindikatoj kaj laboristaj unuiĝoj komenciĝis kurso, kiu ankoraŭ nun post la 6. vespero havas 25 geanojn.

Norvegio

Oslo. La 16. novembro okazis letervespero en la lab. esp. klubo en Oslo. — El eksterlando alvenis 20 let. kaj 58 p. k. i. Entute 78 skribaĵoj. — Plej interesajn let. ni ricevis el Haag (Holando), Bournville (Britio), Sebastopol (USSR.), Ĉita (Sibirio), Leningrad (USSR.), Milano (Italio), Leipzig (Germanio). — Plej multaj deziras daŭre interkorespondadi, sed tio ne estas facila por la malmultaj aktivaj esp-istoj en Oslo, ĉar ili jam havas antaŭe multajn korespondantojn kaj ankaŭ diversajn oficojn en la esp. movado. Pro tio ni devas bedaŭrinde rifuzi la inviton. Tamen ĉiu skribinto al nia let.-vespero ricevos respondon. Iom da pacienco ni petas. — La alfluo de esp.-korespondaĵo laborista el ĉiuj landoj pruvas, ke nia komuna lingvo ne plu estas ludilo en mano de burĝo, sed martelo per kiu ni laborantoj povos frakasi la burĝan sociordon. — Vivu la senlacaj batalantoj por nia afero. (102)

Sovet-Unio

Kiev. En 9 laborlernejoj estas organizitaj esp. rondetoj, en kiuj junaj pioniroj studas fervore la lingvon internacian. La juna gekamaradaro jam korespondas kun eksterlandaj samklasanoj. En kelkaj lernejoj estas aranĝotaj esp. ekspozicioj, por kiuj oni bonvolu sendi taŭgan materialon: gazetoj por infanoj, pentraĵoj, fotografaĵoj ktp. Ĉiu sendinto ricevos ion reciproke. Adresu: Kiev, str. de Korolenko 68a, esp-ejo de k-do Poniŝevski.

Nur la unua semajna lab. esp.-gazeto Sennaciulo estas la sola organo tutmonda por laborist-esperantistoj

Mallongaj Esperanto-novaĵoj

— Dum la okazinta en oktobro jaro 1925 en Tokio VI. kongreso de Ekstremorienta Asocio por Tropika Medicino. D-ro M. Murata kaj D-ro T. Ogata faris siajn raportojn pri medicinaj temoj esperantlingve. Ankaŭ ĉina patologo Ĉeng-Fan-Cu komencis sian raporton esperantlingve.

— En Kioto (Japanio) okazis la XIII. japana Kongreso Esperantista. El la raporto pri tiu kongreso interese estas citi jenajn liniojn:

“Post la vespermanĝo, aĉuloj kunvenis pro ‘Aĉulo-Kongreso’. Kio do estas tiel nomata ‘aĉulo’? Simple petolemaj esp-istoj, kiuj ŝatas super ĉio (ĉu do ankaŭ super Esperanto?) spritecon kaj drinkaĵon. … la leĝo malpermesas al mi trinki t. n. drinkaĵon. (Oni malpermesas la drinkadon al junuloj pli junaj ol 20 jaroj.) Ĉar inter esperantistoj ankaŭ troviĝas multaj policistoj, tial mi tre bedaŭrinde ne povis ĉeesti tiun ĉi ‘Aĉulo-Kongreson’, pri kiu oni diris, ke ĝi estis tre gaja.”

Certe, la raportanto (k. shishido) rakontas pri la “neŭtrala” kongreso!

Metallaboristoj de Hispanio por Esperanto

Okazinta 13. IX. 1925; en Bilbao (Hispanio) la XI. kongreso de la Nacia Federacio de Metallaboristoj aprobis:

I. Rekomendi studon de Esperanto al sindikatoj kaj starigi esperantajn grupojn;

II. Nepra kondiĉo por la direktantoj formantaj la komitaton de la Federacio lerni Esperanton, kaj sendi al internaciaj kongresoj laboristaj tiujn, kiuj scias la internacian lingvon kaj tiel kompletigi la “Laboristoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!” per “Laboristoj el ĉiuj landoj komprenu unu la alian”.

Esperanto je la servo de tuta proletariaro

Kelkajn proponojn dezirus mi prezenti al prijuĝo de l’ tutmonda samideanaro. Mi opinias, ke esp-istoj klaskonsciaj, proletoj ekposedintaj jam la lingvon ne devus fariĝi ia aparta kasto, kiuj interrilatus per leterinterŝanĝo nur kun esp-istaj gek-doj el ĉiuj landoj. Mi opinias, ke esp-isto, kiu jam ekposedis la lingvon, devos helpi per siaj scioj al ĉiuj lab-istoj havantaj dezirojn interrilati kun eksterlando, sed dume ne ekposedintaj la lingvon pro manko de libertempo, monrimedo aŭ pro aliaj kaŭzoj.

Mi ne parolas pri interrilato nur inter industriejoj, esp. grupoj ktp. Memkompreneble ĝi estas treege grava, kaj tiu demando jam estis tuŝata. Mi ĉi-tie parolas ankaŭ pri esp. servo por apartaj laboristoj, ne esp-istoj.

Mi projektas la laboron jene. En ĉiu loko ĉe proleta esp-societo estas starigata “korespond-oficejo”, kiu havas siajn rajtigitojn ĉe ĉiu institucio, industriejo, organizaĵo ktp. Ĉiuj korespond-oficejoj estu unuigitaj per Centra (landa aŭ nacia) Korespond-Oficejo, kiu elektas adresojn kaj reguligas la laboron.

Rajtigito ĉe ĉiu esp. ĉelo (plene posedanta la lingvon) anoncas en koncerna loko, alvokante dezirantojn al korespondado kun eksterlando, dezirantojn, kiuj ne posedas la lingvon. Ili skribas leterojn (grupe aŭ ne) en sia nacia lingvo, aldonas poŝtmarkojn kaj transdonas la leteron al korespondrajtigito kun indiko, kun kiu lando ili preferas komunikiĝi.

Korespond-rajtigito tradukas leterojn kaj sendas je adreso de ia nacia aŭ loka korespond-oficejo, kiu ankaŭ devas elektigadi gedezirantojn ne nur inter esp-istoj. Tiu-ĉi korespond-oficejo ricevinte la leterojn, tradukas ilin kaj dividas laŭ temoj kaj indikoj inter grupoj aŭ apartaj personoj kaj tiamaniere kunligas per Esp. proletojn eĉ tute ne posedantaj la lingvon.

Poste korespondado jam estas efektivigata senpere de korespondantoj kun tradukhelpo de korespondrajtigito.

Tiamaniere ni esp-istoj utiligos nian Esp., kunligos ĉiujn laboristojn kaj akiros novan grandegan amason da adeptoj de internacia lingvo kiuj, povas esti, dume ne estas esp-istoj sed esperantiĝos iam nepre. Ĉiu laboristo havu interligon kun eksterlando.

Por komenco mi anoncas la adreson de jam starigita en Krimeo: Centra Krimea Korespond-Oficejo (Sovetio, Krimeo, Sebastopolo, Dvorec Truda, k. n-o 1, k-do

— paĝo 15 —

Ŝaber) kaj petas ĉiujn organizaĵojn, instituciojn kaj apartajn personojn sendi la leterojn.

Mi alvokas ĉiujn naciajn kaj lokajn organizaĵojn starigi ĉe si la aferon same kaj anonci siajn adresojn en “Sennaciulo”. V. Cerevko (SAT-ano 5503)

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.aĵo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio

— K-do M. Scheithauer (2364) Wien III. Blattg. 3/5. K-do Scheithauer petas k-don M. Gindin de “Sovetskaja Sibirij” en Novo-Nikolaevsk sciigi lin ĉu la tri leteroj alvenis aŭ ne.

Germanio

— “Esperanto-Grupo Berlin-Nord” dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj, Adr.: k-do Willi Kottke, Lortzingstr. 9, Berlin n-ro 31.

— K-do Fritz Teuber, Gödern b. Altenburg i. Th. dez. koresp. k. ĉ. l. PI.

— K-do Arno Cössner, Wernerstr. 40, Dresden 28, dez. koresp. k. ĉ. l. gek-doj preferinde estas ŝakludantoj.

— K-do Georg Krellner, Ferdinand Str. 22, Werdau i. S.. dez. koresp. k. ĉ. l. Certe resp.

Holando

— K-do G. Schurink, Nieuwstraat 24, Enschede, dez. kor. pri lab. vivo, moroj k. kutimoj k. esp. movado. L. PI. nur kun Siberio, Japanio, k. Ĉinio.

— K-do Nikolaj Karotam, Cleefkade, 7, Aalsmeer, dez. koresp. kun gek-doj, havantaj spertojn pri organizo de intensa k. fruktiga laboro en SAT-grupoj k. lab.-esp. societoj.

Sovet-Unio

Adresŝanĝo: K-do Bogdano Hajrapetjan, Persazneft, Baku (antaŭe en Teheran).

— Gelernantoj de 8 laborlernejoj, 200 j. pioniroj, dez. koresp. bezonas materialon por esp. ekspozicio, en la lernejoj. Adr.: K-do Poniŝevski, ul. Korolenko, 68-a Kiev.

— K-do Georgo Filipov, Holov-politosvita, ul. Artema, 29, Ĥarkov, pri signifo de esp. por lab.-rondoj.

— Komunista ĉelo kaj ĉelo de IRH de ruĝarmea regimento dez. koresp. kun alilandaj partiaj k. IRH-ĉeloj per PK., L. Respondo senprokrasta. Adr.: Vladimir, Obrazcovi polk.

— Pionira taĉmento dez. koresp. kun alilandaj pioniroj k. infanorganizaĵoj, PK., L. Respondo senprokrasta. Adr.: Vladimir, Centra Biblioteko.

[REKLAMO p.15] [BILDO p.15 | 44,10,53,13] kvinpinta stelo. GUB. FAKO SEU serĉas serioz. koresp. pri politik. kaj ekonom. kondiĉoj de laboristaro ĉ. l. por lokaj gazet. Koresp. interŝanĝotaj. Iv. Voznesensk. (Sovetio) Socialista str. Dom rab. prosv.

— K-do Nikolao Korolev, ruĝarmeano, Obrazcov: Polk, Vladimir, k. ĉ. l. pri div. temoj.

— K-do Nikolao Ŝitov, Komsomolskaja, 26, Dubovka, Stalingr. gub. PK., PI., L. PM. k. ĉ. l.

— K-do Petro Kovaldin, Nemeckaja, 51, Dubovka, Stalingr. gub. L., PI., PK., PM. k. ĉ. l.

— K-dino Zemskova Valentina, ĵurnalistino, Novonikolajevsk, (Siberio), str. Komunistiĉeskaja, 82, dez. koresp. kun k-doj el ĉ. l.

Neŭtraleco de esperanto ne ekzistas por praktikanto, pro tio ĉiu revoluciulo abonu, abonigu al Sennaciulo

— “Ateistoj de nia klubo” (adreso: Klub melnici Lenina, Leningrad, nevskaja Zaslava) dez. koresp. k. ĉ. l. pri ateismo.

— “Kursanoj de esp. kurso” dez. koresp. kun a. gelernantoj el ĉ. l. (16—29 jaraj). Adr.: A. Bokarjov, Ŝkola, II. stup. Belaja Glina, Salsk. okr. S.-K. Kraja.

[REKLAMO p.15] VERDA STELETO. Porinfana ilustrita lernolibro de V. Seriŝeva. Instruas la Esp-an gramatikon per bildoj. Fortike bindita. Du bildotabuloj kaj kovrilo koloritigitaj, multaj nigraj bildoj. Tri infankantetoj kun muziknotoj. Prezo: Italio 8 lirojn. Aliaj landoj: ½ usonan dolaron, aŭ samvaloron de altvalutâ lando. Plialtigo 10% pro poŝtelspezoj. Rabatoj: 50 ekzempleroj, senplialtige; 200 ekz. rab. 10% 500 ekz. rab. 20%. Mendu ĉe la eldonisto: T. SILVA — Via S. Maria alla Porta 2, Milano (8) ITALIO

— K-do Anat. Bokarjov. Ŝkola II. st. Belaja Glina, Salsk. okr. S.-K. Kraja. dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK. kun 15—17 jaruloj.

— K-do E. Miĥajlov, Zvanka, Murmanskoj jel. dor. Elektriĉ. Stancia, dez. koresp. pri div. temoj.

— K-do I. Jakovlev, Novolesnaja, 9, kv. 6, Moskvo, dez. koresp. k. ĉ. l., kolektas PI., PM. bfl., papermonon.

— “Lernantoj de Profesi-teknika lernejo” dez. koresp. kun ĉiul. metallaboristoj k. teknik-lernantoj pri vivo k. tekniko (Adr.: Ĉita, Sibirio, Kalininskaja, Profŝkola, Esperanto-rondeto.

— “Ĉirkaŭ 30 komparti-komjunular-IRH-ĉeloj k. junpioniraj trupoj” dez. koresp. diversteme kun similaj org-aĵoj ĉiulandaj k. nepre skribos unue laŭ ĉ. ricevitaj adresoj. La adresojn oni sendu al k-do K. Faddeev, Kamĉatskaja, 75, Ĉita.

— “Dek geinstruistoj” (Adr.: Ĉita, Sibirio, ugol Ussurijskoj i Puŝkinskoj, Uĉitelskij Klub) dez. koresp. esp. kun geinstruistoj tutmondaj pri pedagog. k. a. temoj.

K-doj socialdemokrataj!

Baldaŭ okazos 2. kongreso de Estonia Socialista Laborista Partio. Dank’ al politikaj cirkonstancoj regantaj en nia lando, ĉi organizaĵo estas sola agadkampo de l’ subskribanto. Komenco jam estas farita kaj la E. S. L. P. principe simpatias nian movadon. K-doj el proksimaj landoj kaj precipe soc.-dem. frakcio de SAT salutu la kongreson kaj klopodu ĉe vialandaj soc.-dem. organizaĵoj, ke ili sendu fratsalutojn (en Esp-o!) al E. S. L. P.! Helpu nian malfacilan pioniran taskon kaj pruvu al la E. S. L. P. kaj samtempe al samcelaj vialandaj organizaĵoj praktikan utilecon de esp-o por laborista movado! Ne prokrastu — la kongreso komenciĝas la 28. dec.! Adresu: Kongreso de E. S. L. P. Tallinn, Estonio, S. Brokusmägi, 4. Lab-ista Esperanto Societo en Tallinn.

Atentu! Lab. Esp. landorganizacioj

La Laborista Esperanto Asocio por la germanlingvaj regionoj forsendis en nov. 1925 demandfoliojn al la Laboristaj Esperantistaj Landorganizacioj petante la komunikon de la membronombro ktp., por starigi statistikon pri la laborista esperantista movado entute. Ĝis nun kelkaj respondis, kaj ni petas, ke ĉiuj respondu, por havi klaran bildon pri nia movado en ĉiu lando. La rezultato estos sendota al ĉiuj. Esperante, ke ni ne vane petas, ni jam antaŭe dankas. La respondojn sendu al k-do H. Hempel, Leipzig-Neustadt, Neustädter Markt 6.

Mensch und Maschine de Weckerle. Ĝi nur nun eldoniĝas. Opinio de germana k-do leginta tre valoras al mi. Vidu mian antaŭan peton.

— paĝo 16 —

[REKLAMO p.16] SAT-INSIGNOJ. [BILDO p.16 | 28,15,37,22] kvinpinta stelo en rondo kun la enskribo SAT. Verda stelo sur ruĝa fundo kun enskribo SAT oficiala insigno por membroj (pinglo, broĉo, butono) ….. 17 mm 0,80 mk. [BILDO p.16 | 30,26,36,31] pli malgranda stelo en rondo kun la enskribo SAT. Verda stelo sur ruĝa fundo kun enskribo SAT (nur pinglo) ………. 11 mm 0,60 mk. La sama stelo sen enskribo por ne SAT-anoj (nur pinglo) ………. 11 mm 0,60 mk. Administracio de SAT Richard Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stö.

Atentu! Hamburga grupo urĝe bezonas ĉe eldonejo ne plu haveblajn 20 ekzemplerojn de: “Privat, Kursa Lernolibro” por jam komencinta kurso. Kiu grupo povas helpi el ĝia stoko? Ni eĉ aĉetos uzitajn. K-do W. Behrmann, Berthastr. 6 III, Hamburg 25.

[REKLAMO p.16] SENNACIECA REVUO. MONATA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA. Fondita en 1919. Literaturo-Scienco-Pedagogio. Monata revuo ilustrita, kiu belaspekte, en bona aranĝo prezentas plej bonajn fragmentojn de moderna proletmondliteraturo, plej valorajn scienc-teknikajn artikolojn, informantajn pri aktuala stato de modernaj sciencoj, plej sciindaj ellaborajojn pri spertoj kaj metodoj de prolet-edukado. Ĉiu, dezirante plivastigi siajn konojn, pli perfektigi kaj kompletigi sian scion, konatiĝi kun gravaj spiritaj produktaĵoj de nia epoko nepre abonu tiun revuon!

[REKLAMO p.16] [BILDO p.16 | 13,47,22,54] granda nigra kvinpinta stelo. BONA LIBRO — KONVENA DONACAĴO. Ĉiuj eblaj okazintaĵoj (familiaj festoj k. aliaj festotagoj) donas ĉiam okazon kaŭzi ĝojon al parencoj, amikoj kaj konatoj. Tion oni precipe provas per bonsencaj prezentoj. Nenio taŭgas pli ol bona libro. Ĝi havas daŭran valoron. Ĉe nia Eldon-Kooperativo estas havebla ESPERANTO-LITERATURO el ĉiuj fakoj, ekz.: scienca, socipolitika aŭ beletristika, rekomendinda al ĉiuj Esp.-parolantoj kaj komencantoj. Kiel lasta aperis: Jean Tousseul, La morto de Blanjo, trad. Léon Bergiers. Dua volumo de Biblioteko de Sennaciulo. Petu nian katalogon! Ni Legu! Brunulo. Intern. Legolibro Nur volu! Izgur ………… Fausto, Goethe ………… Eklumo en Abismo, Barbusse …. La Komunista Manifesto ……. Dokumento de Komunismo ….. ABC de Sennaciismo, V. Elsudo .. For la Neŭtralismon! …….. El la Mondbildo de l’ Nova Fiziko Malgranda Terbiblio (Prolet. Atlaso) Proletaria Kantaro (kun muziknotoj) La Kemio de la Universo, Fersman Kontraŭ Dio! Ateista Krestomatio ELDON-KOOPERATIVO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (SAT) Administrejo: RICHARD LERCHNER, LEIPZIG-STÖ., COLMSTR. 1, (Germ.)

Neuzitajn manuskriptojn ni ne resendas — Represo de artikoloj permesata nur, se oni citas la nomon de nia organo kaj sendas al Red. du ekz. de la represaĵo. Jarabono: Argentino 6 pesos; Aŭstrio 120000 kr.; Belgio 40 fr.; Brazilo 13 milr.; Britio 110 penc.; Bulgario 220 lev.; Ĉekoslovakio 60 kr. ĉ.; Danio 10 kr. d.; Estonio 650 mk.; Finnlando 70 mk.; Francio 40 fr. fr.; Germanio 8 mk. or.; Hispanio 13 peset., Hungario 8 kr. or.; Italio 50 lir.; Japanio 4.50 jen; Jugoslavio 130 din.; Litovio 16 lid.; Nederlando 6 guld.; Norvegio 14 kr. norv.; Polio 10 zlot.; Portugalio 40 esk.; Rumanio 350 lej Rusio 4 rubl. or.; Svedio 8 kr. sved.; Svisio 10 fr. svis.; Usono 2.50 dol. — Ankaŭ ¼jare abonebla. Ponumera prezo: 0.20 mk.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 67, 7-a de januaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 15 (67) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 7. Januaro 1926

[BILDO p.1 | 5,4,92,32] Kaplinio de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, super arko kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO» kaj la granda ornama titolo SENNACIULO.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Kuraĝon en la nova jaro!

Jam komenciĝis la nova jaro kaj kelkaj tagoj jam pasis. Ni ne partoprenas, akcelante tiun malnovan tradicion, gratulante kaj bondezirante al niaj gekamaradoj feliĉon en la nova jaro. Ni ja estas tute konsciaj pri iliaj proleta sorto kaj mizeraj cirkonstancoj, kiuj neniam ebligas efektivigi feliĉan kontentigan vivon. — La vivo por tutmonda proletaro estas batalo, kaj tiu batalo ne finiĝos antaŭ ol ne okazos ŝanĝo en nuna sociordo.

Senlaboreco, striko kaj lokaŭto estas la akompanantoj de la laboristaro, ĉiam pli mizerigantaj ilin.

Paco estas ĉiam proklamata; tamen efektive evidentiĝas, rigardate de l’ mondperspektivo, ke ĉiam unu ŝtato konkuras la alian.

Momente klare montriĝas la antaŭeniĝo de Anglio. Dum multaj jaroj la duelo de angla imperialismo kun la franca estis la bazon donanta fakto sur la eŭropa ŝakbreto. La financkrizo malfortigis Francion.

En Locarno ĝi perdis sian hegemonian pozicion kaj translasis ĝin al Anglio.

Anglio ĉiam pli enpenetras en la kontinentajn cirkonstancojn kaj havigas al si ekonomian bazon sub ĝia politika hegemonio. Malantaŭ Anglio ĉiam pli kaj pli potence leviĝas la konturoj de Ameriko. Ĝi ĉiam, paŝon post paŝo eliras el embusko kaj enmiksiĝas en ĉiujn aferojn de l’ mondo. Jam oni povas diferenci en malproksimo konturojn de nova, kreskanta mondantagonismo kiu multe superos, je giganta grandeco la antaŭan anglo-francan: la angla-amerikan antagonismon.

En la ĉina politiko Ameriko kaj Anglio kuniras por post mallonge denove disiri.

[BILDO p.1 | 29,48,70,77] Desegnaĵo: forĝisto kun levita martelo batas sur amboso, ĉirkaŭ li fumo kaj fajreroj; sube fabrikaj siluetoj.

En Sud-Amerikon enpenetras Anglio. Inter Anglio kaj Ameriko la fokusoj ĉiam pli akriĝas.

Tio ĉio nur estas komenciĝo. Kun nehaltigebla rapideco la mondevoluo ŝoviĝas pluen kaj naskas novajn formojn de kapitalistaj antagonismoj. Ameriko jam levas sian kapon kiel plej altan pinton de kapitalista evoluo larĝe super ĉiuj siaj konkurantoj. En malkaŝe giganta formo ĝiaj fortoj vastiĝas interne de eŭropaj ŝtatoj.

La mondantagonismoj ĉiam pli pintiĝas. Ili ĉiam pli profunde, ĉiam pli larĝe disŝiras la kapitalistan mondon. Novaj ekzamenoj atendas la popolojn de la tero.

Ĉiuj tiuj faktoj trudas al ni SAT-anoj, ke ni arĝu [?] kaj pli densigu niajn vicojn kaj forĝu, forĝadu por ŝtaligite, hardite kontraŭstari la atakojn de la kapitalista al nia proleta fronto.

En tiu rilato donas direktivojn la gvidrezolucio de la V. SAT-kongreso. Laŭ ĝi harmonia laboro sur lingva kaj organiza bazo estas interkonsentita. Finfine nia oficiala organo “Senn.” kontribuu al tio. Ĝi fariĝu la parolilo de l’ tutmonda prolet-esperantistaro. Dum la unua jaro de sia vivo Sennaciulo sciiĝis pri diversaj severaj kritikoj, kiujn la Redakcia Komisiono klopodis eviti kaj surprenis la taskon, fari ĝin tia, ke ĝi interesos la SAT-anaron, kiu ankaŭ zorgu sian parton, varbante kaj kunlaborante al plua progreso.

Ĉi-loke ni ankaŭ ne volas preterlasi al ĉiuj niaj kunlaborantoj esprimi nian dankon kaj samtempe esperon, ke ili ankaŭ en la nova jaro 1926 daŭrigu la kunlaboradon kaj subtenon por nia movado. Nur per unuigitaj fortoj ni venos al celo en nia komuna batalo.

En tiu senco ni ankoraŭfoje vokas al niaj gek-doj: kuraĝon en la nova jaro!

Antaŭen sen tim’ laboristoj al la kara, batala labor’! Red. Kom.

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

Letero el Svedio

En Svedio nun ekzistas demokrata reĝimo. La registaro estas socialdemokrata. Socialdemokrataj kaj liberalaj parlamentanoj kune konsistigas la plimulton en la parlamento. Tial estas decidite iom malmultigi la militistaron. Oni decidis forigi kelkajn regimentojn. Pro tio nun la reakciuloj kaj iliaj presorganoj tre furiozas. Ĝis la plena naŭzo ili ĉiutage remaĉas pri la granda danĝero, kiu minacas ilian karan patrion, kiam la decido estos efektivigita. Kaj ili ĉiurimede provas, se eble nuligi la decidon. Interalie ili fondis maskitajn faŝistorganizajojn. Unu estas nomata “Riksförbundet för Sveriges försvar” = La regna asocio por defendo de Svedio. La reakcia gazetaro ĉiutage alvokas por aligi membrojn en la asocion.

Sur la laborlokoj la profesie organizitaj laboristoj estas devigataj batali ne nur kontraŭ la mastroj ĉe konfliktoj, sed ankaŭ kontraŭ la multaj strikrompantaj bandaĉoj, kiuj estas organizitaj kaj okupas la laboron. Okazis lastatempe, eĉ pro demonstracio kontraŭ la strikrompantoj, ke laboristoj estis kondamnitaj je severaj punoj de la juĝistaro. Sed friponaĵoj de la strikrompantoj ne estis kondamnitaj.

La svedaj industrilaboristoj estas relative bone organizitaj profesie. Sed restas ankoraŭ precipe el la kamparlaboristoj granda maso, kiu ne estas organizita. Ekzistas du centraj proforganizacioj: “Landsorganisationen” = Tutlanda sindikatfederacio laborista, kiu estas reformisma kaj havas ĉirkaŭ 360000 membrojn, kaj “Sveriges arbetares centralorganisation” = Centra organizaĵo de la svedaj laboristoj, kiu estas sindikalista asocio kaj havas ĉirkaŭ 36000 membrojn. Krom tio troviĝas pli ol 30 laboristaj sindikatoj memstaraj kun ĉirkaŭ 70000 membroj.

Kompreneble pro tio, ke la tuta laboristaro ne estas konforme organizita, la batalo kontraŭ la laboraĉetantoj kaj strikrompantoj ne povas esti tiel efika, kiel estas dezirinde. Eĉ la apartaj organizacioj laboristaj interluktas reciproke.

Por forigi tiun ĉi malbonstaton sur la profesifaka kampo kaj diskuti pri starigo laŭ industriprincipo unu solan laboristan konfederacion tutlandan, al kiu la nunaj asocioj aliĝu, kaj por efike kontraŭbatali la strikrompantojn kaj organizadon de la neorganizitaj laboristoj ktp. estas kunvokita al konferenco, kiu okazos en la urbo Göteborg en la fino de januaro 1926. La iniciativo por ĉi konferenco estas farita en Göteborg de sekcio n-o 41 de la metalindustrilaborista sindikato. Jam je fino de novembro anoncis sin pli ol 200 profunuiĝoj sendi delegitojn por partopreni la konferencon. Verŝajne multaj ankoraŭ sin anoncas partopreni, kaj oni devas esperi, ke la rezulto de tiu konferenco fariĝu grava etapo en la batalo por la svedaj laboristoj kontraŭ kapitalistoj kaj strikrompantoj.

Laŭ la oficiala statistiko la vivkostoj en Svedio nun estas 75 procentoj pli karaj ol en jaro 1914, dum la realsalajro de la laboristoj nur altiĝis je 25 procentoj. Pro tio la vivkondiĉoj de la laboristoj estas pli malbona ol en 1914.

Ekzistas ankaŭ senlaboreco por multaj laboristoj, kiuj pro tio havas ankoraŭ pli malbonan sorton.

Estas enkondukita okhora labortago laŭleĝa, provizore ĝis jaro 1927. Proksime kunveninta parlamentanaro decidos pri ĝia plidaŭrigo aŭ nuligo. La laboraĉetantoj kaj iliaj kunagantoj tre energie kontraŭas tiun ĉi leĝon. Laboristoj kontraŭe tre ŝatas ĝin kaj certe ne en la unua momento toleros ĝian eventualan nuligon. Tiaokaze ili certe ĝin okupas sur la laborkampoj per energia batalo por siaj rajtoj.

Karl Johansson.

El la plej libera respubliko de la mondo

Preskaŭ ne kredebla skandalo aktualiĝis en Germanio, kiu ĝis nun ne okazis en la historio de la homaro. La “plej libera respubliko”, kies konstitucio komencas per la frazo: La potenco estas plenumata flanke de la popolo, volas rekompenci la iamajn regantojn. La mizero de la suferantaj masoj de tago al tago akriĝas timige.

La senlaboreco kreskegas, same ankaŭ la nombro de la fabrik-fermadoj. La prezoj de la plej necesaj vivrimedoj salte altiĝas. Ŝvelas ĉiusemajne la nombro de la memmortigoj, ĉar vivo ĉe ni estas tro “roza.”

Tuberkulozo kaj amasmortiĝado inter la suĉinfanoj furiozas.

Ekkomencis ekonomia krizo longdaŭra, alportante mizeregon por la popolo. Sed dum la popolo malsatas, la iamaj regantoj ne hontas denove surpaŝi la vojon de rabemuloj. Malgraŭ la mizero ekzistanta, ekestiĝinte pro la Daves-plano, kiu kiel jugo premadas la nukon de la laboristaro, la kanajloj riskas postuli rekompencon en alteco de 2 1/2—3 miliardoj. La registaro kaj juĝistoj senhonte volas plenumi la postulojn de la forkurantaj aŭ forpelantaj superuloj.

Al la Hohenzoller ¹) oni jam 1919 enmanigis 70 000 000, por forigi la “plej grandan mizeron”. Krom tio ili ankoraŭ ricevis kelkajn vagonojn plene de diversaj objektoj.

Depost la 1. januaro 1924 krom tio la iama imperiestro “englutas” 50000 markojn pomonate, kiel subvencion por senlaboreco.

Momente oni intencas reguli la aferon donante al ili kastelojn, domojn, bienojn kaj monon, kio kune valoras 1/2 miliardon. Plenumonte tion, diversaj ŝtatetoj certe bankrotiĝos. Ekzemple la malgranda Turingio devas rekompenci 7 eksregantojn.

Eĉ al kelkaj burĝaj gazetoj la postuloj estas tro impertinentaj kaj mem postulas leĝon, kiu malebligas la rekompencon.

¹) Hohenzoller estas la nomo de la gento el kiu devenis la imperiestroj de Germanio.

Inter la laboristaro estas pro tiu okazintaĵo granda ekscito. Okazas ĉiuloke protestkunvenoj kaj demonstracioj. Protestkrioj trapenetras la landon, postulante popoldecidon por malebligi la rekompencon. La postulo de la laboristoj estas: konfisko de ĉiuj princdomoj kaj proprajo, sen iu ajn rekompenco. Popolrajto superas princon.

Voko.

La laboro de la koloniuloj

(Laŭ Ali Khamamu)

Inter la multaj sekvoj, kiujn elvokis la mondmilito en Francio, unu el la pli gravaj en la politika, ekonomia kaj socia sencoj estas la alveno de laborforto el la kolonioj en metropolon.

La industria ekspansio, la intensa produktil-kolektado, la mankoj de homvivoj, kiujn suferis Francio pro la milito, jen faktoroj kiuj helpis la alvenon de laboruloj el kolonioj.

La teknik-perfektiĝoj permesas utiligi nekvalifikitajn metiistojn. Tial la burĝaro ĉiam ĝojis, trovante novajn labormanojn, pli malkarajn ol la eŭropanaj.

Aliflanke, la neo-feŭdalismo, la nekredebla ekspluatado en la kolonioj pelas indiĝenojn en la metropolon.

Laŭ la oficialaj statistikoj, publikigitaj de l’ Paris’a municipalitato dec. 1923, en Francion almigris el Nord-Afriko 274164 homoj, el tiu kvanto 65000 laboris en Paris kaj la ĉirkaŭaĵoj.

En 1924, la vivkondiĉoj en la kolonioj ankoraŭ pli malboniĝis. La araboj ricevis nur 4—5 fr., kvankam laboris ili 14—16 horojn potage.

En Alĝerio, la malsato fariĝis kronika, kvankam la grundo estas tre fruktodona. Sed la grund-abundeco utilas nur al la ekspluatantaro, la kamparano malsatas. Kaj tio denove instigas la indiĝenojn elmigri. Fine de 1924 en Francio estis sendube ne malpli ol 500000 originuloj el Nord-Afriko.

Tio komencas timigi la burĝojn, kiuj maldeziras “senhonorigan interpuŝiĝon kun indiĝenoj” kaj zorgas pri la “sendanĝereco de la raso”. Ĉiel la laboristoj el kolonioj estas malhelpataj en la almigrado. Ĉiaj formalaĵoj estas elpensataj por iel malhelpi ilian alveturadon. Oni postulas de l’ indiĝenoj enmigrontaj Francion: 1) ateston pri dungiteco, vizitita de l’ labor-ministerio; 2) medicinan certifikaton kaj personan dokumenton (kun fotajo) de l’ komunuma mero ¹); 3) ateston pri la moralaj virtoj(!); 4) dokumenton pri tio, ke la migremulo estas liberigita el ĉiaj devigoj aŭ servoj (civitaj, milita ktp.).

Kompreneble, ke la akiro de ĉi dokumentoj estas malfacila kaj multkosta. Tial ĝi efektive estas serioza malhelpajo por la formigremuloj.

Inter la indiĝenaj laboristoj en Francio, sub la influo de l’ najbaraj fabrikaj aŭ uzinaj francaj laboristoj, altiĝas la konscio.

¹) Komunumestro.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

La indiĝenoj komencas interesiĝi pri batalo kontraŭ la kolonia politiko de l’ registaro.

En multaj strikoj la arabaj laboristoj montris honorigan pruvon de klasa solidareco. Dum la strikoj ĉe la uzinoj de Say, Renaud, Gaz-kompanio Paris’a, Peugot & Michelin — en Monbeliard kaj Clermont-Ferrand; de l’ dok-laboristoj en Le Havre, ankaŭ en Borinage’a striko (Belgio), la afrikaj laboristoj estis obstinaj multfoje kaj ilin ne rompis la entreprenistaj aŭ policanaj minacoj.

Por “reguligi” la laboron de l’ afrikanoj oficejo por indiĝenaj aferoj estis kreita ĉe la Paris’a prefektejo. Marseille, Bordeaux, Toulouse, Clermont-Ferrand, Amiens, Ham, Le Creusot, Saint-Etienne havis la “feliĉon” rifuzi filiojn de tiu “estiminda” institucio, kie oficas koruptuloj kaj eks-ekspluatistoj el Nord-Afriko, bone konataj al la indiĝenaro.

Iom post iom estas forviŝataj la antaŭjuĝoj, kiujn havis la metropolaj laboristoj kontraŭ la indiĝenoj.

Sed ankoraŭ ofte, ĝis nun la vivkondiĉoj de l’ indiĝenaro estas multe maldolĉigitaj pro la malŝata rilato de l’ blankulaj laboristoj kaj de l’ prof. sindikatoj. Ofte, oni rifuzas al la indiĝenoj sindikataniĝon, kaj tion en tre maldelikata formo. La malŝatvorto “bico” (bikó) tro ofte fluas el la buŝo de l’ blankaj fratoj. (Vidu “Negro-laborista kongreso” Senn. 13—14).

La blankaj laboristoj kaj iliaj organizajoj devas pli atenti la indiĝenan demandon, kompreni kial la indiĝenaro estas dume nesufiĉe konscia kaj kultura, ĉiam memori ke la proletigo de l’ kolonianoj, alveturantaj metropolon, pligrandigas la nombron kaj la forton de l’ proksim-estontaj tombistoj de l’ kapitalismo. Espigis V.

Pablo Iglesias — mortis

Dum la 9. tago de la nuna monato mortis en Madrid (Hispanio) la ĉefa gvidanto kaj fondinto de socialismo en Hispanio.

Li vivis 75 jarojn kaj luktis por socialismo 55. Filo de laborista familio, li estis devigata labori mane jam dum sia juna infaneco por subteni sian familion. Li laboris kiel presisto kaj fondis la internacian asocion de tiu metio. Li estis gvidanto de diversaj socialistaj ĵurnaloj. En la ĵurnalo (El socialista) li estis direktoro, redaktoro, kaj ankaŭ presisto.

Li partoprenis kiel delegito ĉiujn kongresojn internaciajn socialistajn kaj en ĉiuj lasis bonegan rememoron pro siaj konsiloj pri sociologio, ankaŭ partoprenis en la plej gravaj strikoj okazintaj dum ĉiuj ĉi jaroj por subteni la idealon de siaj kamaradoj. Dum sia vivo li suferis kelkajn centojn da procesoj kaj estis diversajn fojojn enkarcerigita pro sia socialista propagando.

Li naskiĝis malriĉa, kaj malriĉa mortis. Li kune kun Joaquin Costa kaj Pi Margall, estas vera triologio de la plej honorindaj homoj el Hispanio, ĉiuj jam malaperintaj.

Ni SAT-anoj ne bezonas scii, kia estis lia socia tendenco, nur ni sciu, ke li trapasis sian tutan vivon batalante por encerbigi al la laboristaro ĝiajn rajtojn kaj devojn, pro tio do, ni ne povas forgesi honori lian memoron. 200 J. el Barcelono

Pablo Iglesias kaj Esperanto

La ĵusmortinta ĉefpioniro de la hispana laboristaro estis tre favora al nia esperanta movado. Bedaŭrinde, kiam li eksciis pri Esperanto, jam li estis maljuna kaj malsana krom, kiel ĉiam, plenega de okupado.

[BILDO p.3 | 36,30,65,63] Pentrita portreto de maljuna viro kun blanka barbo kaj malhela vesto, Pablo Iglesias. Subskribo: Portreto de Pablo Iglesias; de Paŭlino Vicente

Tamen li parolis ofte favore al Esperanto, li legis atente kaj konstante la esperantan propagandon en la laborista ĵurnalaro, kaj li komprenis la valoron de Esperanto, por formi mondon liberan kaj fratan.

Lastajare mi sendis al li esperantan lernolibreton, kiun mi tiam estis publikiginta kaj, inter aliajoj, li respondis letere:

“Se mi havus la kapon pli forta, mi intencus lerni ĉiujn lecionojn pri Esperanto. Ni vidos, se mi plibonfartos; kvankam mi dubas ĝin . . .”

Efektive li, malfeliĉe, ne resaniĝis: la glora fondinto de la Socialista Partio en Hispanio mortis la 9. decembro nuna en Madrido.

La laborista movado perdis antaŭbatalanton fervoran kaj la esperantistaro eminentan admiranton de la internacia lingvo.

Francisco Azorin, Ark. (Komitatano de la Hispana Socialista Partio)

[REKLAMO p.3] Faru vian gazeton tia, kia vi ĝin deziras!

Kultur-laboro en profligoj [?] de BSSR

(Verkita nur speciale por “Sennaciulo”)

A. Ŝilin

Je limo de du mondoj — respubliko de laboro kaj mortigata kapitalo kuŝas, kiel mallarĝa strio, malgranda respubliko (10600 kv. kilom.) Blankrusia Soveta Socialista Respubliko: oriente de ĝi estas RSFSR, okcidente ĝi limiĝis kun Polio kaj Litovio.

Komenciĝo de Blankrusio (en formo de litova blankrusia regno) rilatas al periodo de XIV jarcento. Komence de sia ekzistado Blankrusio troviĝis sub la regno de princoj kaj bienposedantoj, sed jam ĝis XVI. jarcento havis eblecon disvastigi blankrusan lingvon kaj kulturon.

Kiam en XVI. jarcento blankrus-litova regno estis aligita al Polio, tiam al ekonomia premo estis aldonita nacia premo. De tiu tempo aperis du lingvoj — “nujika” (kampula) — lingvo, kiun parolis blankrusa vilaĝanaro kaj “pana”, lingvo de pola nobelularo, bienposedantoj.

Plu pligrandiĝis premo kaj jugo por blankrusa vilaĝanaro, kiu plej multe konsistis el vilaĝanaro de XVIII. jarcento, kiam Blankrusio submetiĝas al la superregado de rusaj caroj. Eĉ post jaro 1860 (jaro de liberigo, vilaĝanoj de bienhavanta premo) daŭrigis sian sklavan ekzistadon sub premo de bienposedantoj. Ankoraŭ nun maljunuloj bone memoras “leĝon de unua nokto” (“jus de prima nokto”, trad.), kiam bienhavanto prenis por unua nokto al si jus edziĝintan junan vilaĝaninon. Ankoraŭ nun vivantaj atestantoj rakontas pri tio, kiel kulpigis vilaĝanon, se li promenis en ĝardeno kaj tiu same malpurigis ĝin.

Blankrusio estis areno de la batalo en 1812. Viva korpo de blankrusia popolo estis disŝirita per fronto de imperialista batalo en 1914—18 j., kaj tero eksplodigita per kugloj, iloj kaj tranĉeoj.

En turmentoj kaj suferoj alvenis sovetregistaro. Revolucia movado en Blankrusio komencis en 80—90 jaroj de estinta jarcento, kaj poste ekzistis konstanta batalo de blankrusia laboristo kaj vilaĝano kun polico, ĝendarmoj, kun monarĥio, kun kapitalo. Kaj kiam rusa revolucio en februaro 1917 disfaligis monarĥion, Blankrusio estis dividita je 2 partoj. Unu estis en manoj de germanoj, alia estis aligita al Rusio. Germana revolucio 1918 liberigis Blankrusion el potenco de germanaj junkroj kaj 1. januaro j. 1919 estis enstarigita “Sendependa Socialista Soveta Respubliko Blankrusio“. Sed ĝi ekzistis ne longe. Ĝi baldaŭ estis okupita per polaj oficiroj kaj bienhavantoj kaj nur en j. 1920 per nevenkebla volo de laboristoj kaj vilaĝanoj en ĝi denove enstariĝas sovetpotencon.

Ne estas granda Blankrusia Soveta Respubliko: pli ol 1000 kv. kilometroj kun 3 milionoj da loĝantoj dume troviĝas sub premo de pola bienposedantaro ĝemas

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

blankrusanoj, vice ĝemis antaŭe sub cara reĝimo sub politika, ekonomia kaj nacia premo.

Soveta Blankrusio havas 4000000 loĝantojn kiel kun ĝemantaj fratoj jam disrompita siaj ĉenoj laboristo kaj vilaĝano, laboristino kaj vilaĝanino konstruas novan vivon. BSSR estas lando vilaĝ-mastrumada, kamparana lando!

Preskaŭ 3/4 de l’ tuta loĝantaro estas agrikulturanoj. Industrio estas disvolvita malbone kaj nur nun ĝi kreskas kaj kune kreskas laborista klaso. El akiranta industrio en Blankrusio estas disvolvita akiro de torfo. Je tiu fakto sovet-registaro turnis sian atenton, por elektriki landon kaj konservi arbaron. Kulturiga industrio estas prezentata en arbokulturigaj kemia, kulturigo de vilaĝ-mastrumada, produktoj, teksa kaj metala.

Dum imperialisma batalo kaj okupacio kulturiga industrio estis detruita kaj nur de 1924 ĝi vere malrapide, sed forte kreskas.

Kune kun tio ne estas granda kvanto de laboristoj, laboristinoj kaj oficistoj unuigitaj en profesiaj ligoj (sindikatoj) de Blankrusio. (Daŭrigota).

Laboristojn oni arestas en Finnlando

Pro agoj de finna aĉa “serĉa centra polico” multaj laboristoj estas arestitaj pro “spionado por Sovetrusio”. Arestojn oni faris en Helsinki, Viipuri, Kothes, Tampere, Kemi Kuopio. La arestitoj estis plej agemaj anoj kaj gvidantoj de Socialista Junularasocio, ankaŭ estis inter arestitoj iu redaktoro de laborista gazeto. Ĉiujn ceterajn organizaĵojn de la nomita asocio oni fermis. Hejmserĉoj okazis, kaj kiel centra polico informas, multe da tre kulpiga materialo estas trovita. Oni konfiskis, kiel treege kulpigis — skribmaŝinon — kiu estas tre timinda ilo en manoj de laboristoj. Do en Finnlando estas malpermesita havi skribmaŝinon.

Tre notinde ankaŭ estas, ke la nomita instigado trovis favore sian lokon ankaŭ en finna “blankarmeo”, kie oni ankaŭ arestis kelkajn soldatojn.

Denove venas procesoj kontraŭ laboristoj en Finnlando en “blanka tombo”. Kiu vivas, vidas, ĉu per ili la patrujo estas defendita, sed malgraŭ ĉiuj defendadoj situacio estas necerta por lando, kiu estas apud vesuvo kaj kies propra grundo estas vulkana. Vojaĝemulo.

Ŝtatŝuldoj de Finnlando

Ne delonge oni informis en finnaj gazetoj pri ŝtatŝuldoj de la lando, kiuj entute sumas en fino de oktobro 1925 fmk. 2085672142. Sed konita ja estas, ke ĉi nombro estas nur sumo en librotenado kaj ke ŝuldo laŭ sumo de eksterlanda mono per nuna kurso estas rimarkinde pli granda.

Laŭ faritaj kalkuloj estus la ŝuldo fmk. 3657180000 aŭ fmk. 1171500000 pli granda ol valoro en libroj.

Ĉar loĝantnombro en Finnlando nune sumas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da loĝantoj estus ŝtatŝuldo por ĉiu homo, eĉ infano 1045 fmk. Por komparo estu notita, ke en jaro 1914 estis la ŝuldo fmk. 171186038 aŭ kompare kun tiama loĝantnombro 52 ormarkoj po loĝanto. Se oni notas kiel valoro al la tiama ormarko 10 nunaj markoj ŝtatŝuldo estus duobliĝinta. Dum pasintaj 11 jaroj elspezoj por ŝtatŝuldoj estas rimarkinde pliiĝintaj.

En jaro 1914 rentoj kaj amortizoj enkalkulis 8,5 milionojn da ormarkoj aŭ 85 milionojn da nunaj markoj. En jaro 1924 ili estis 285,5 milionoj da nunaj markoj. Se norvega krono kaj pundo konservas sian nunan valoron, pliiĝos multe la elspezoj dum proksimaj jaroj. Al tio apartenas ankaŭ amortizoj de ŝuldo prenita en jaro 1921. Vojaĝemulo.

La konferenco pri komuna agado de tabaklaboristoj en urbo Plovdiv

Post kiam la fabrikantoj sukcesis malpliigi la salajrojn al tabaklaboristoj po dek procentoj kaj kiam la laboristoj vidis, ke ili jam neniun havas, kiu gardas iliajn interesojn kaj vidis, ke nuna bulgara registaro faras la malon. En tiu momento montriĝis inter gelaboristoj tre granda malkontento pri nuna registaro. La laboristaro jam komencis serĉi foje, por ke ili eliru el tiu ĉi malbona mizera stato kaj laboristoj ricevis inviton de libera tabaklaborista sindikato “Napred” (“Antaŭen”) per kiu oni invitis la laboristojn konsenti, ke oni ambaŭflanke aranĝu konferencon por pripensi la demandojn, nuntempe plej interesiĝontajn la laboristojn: nome kiamaniere eliri el tiu ĉi mizera stato, kaj la demandojn pri kolektiva agado inter laboristoj. Kaj pli favoraj laboristoj respondis al ili, ke oni konsentu ilian proponon.

La konferencon malfermis la sekretario el libera sindikato “Napred” li raportis pri la malbona stato, en kiu nuntempe la tabaklaboristoj troviĝas. Ankaŭ li alvokis ĉiujn tabaklaboristojn pripensi la demandon ĉu fondi nuran tabaklaboristan organizaĵon aŭ li klarigis, ke ne estas necese alia organizaĵo, la laboristoj jam scias, ke estas “sindikato” en kiuj, ĉiuj laboristoj povas amase eniri. Se ili fondos alian organizaĵon, ili bone scios, ke nuna registaro malpermesas ekziston de tiu organizaĵo. Kaj ili alvokis, ke ĉiuj laboristoj eniru en ilian “Sindikato”.

Venontan semajnon okazis dua konferenco kaj parolis k-do Piyev, membro de sindikato “Napred” kaj alvokis laboristojn, ke ĉiu laboristo estu membro de sindikato “Napred”, ke ĝi nur povas gardi la intereson al laboristoj. Poste iu presisto, ankaŭ rekomendis liber-sindikaton “Napred” kaj invitis, ĉiujn laboristojn eniri. Poste li diris, ni estas ligitaj kun aliaj internaciaj laboristaj organizaĵoj. Ankaŭ ni ne estas kontraŭ rilatoj kun aliaj laboristaj organizajoj, sed por la bono al unueco, ni ne povas decidi pri la aparteneco. Poste oni elektis komision: kiun eniris la tuta estraro de laborista sindikato “Napred” kaj kelkaj laboristoj, kiuj estis devigataj prepari statuton pretaforma sur kiu kuŝas la nova konstruita organizajo.

Post tio ankaŭ oni kunvokis alian konferencon en kiu partoprenis pli multe da laboristoj. La elektita komisio, kiu preparis statuton, diris, ke oni nenion faris, ĉar oni ne povis konsenti kun kelkaj punktoj de la projekto.

Post tio ankaŭ la sekretario de centra libera sindikato rekomendis la libersindikatojn kaj diris kelkajn blasfemajn vortojn kontraŭ send. laborista organizaĵo, ke ĝi estas ankaŭ laborista. Sed li diris, ke en ĝi eniras pli multe kom. pro tio la nuna registaro ne konfirmas la statuton al tiu organizaĵo: pli bone estas eniri en la liberajn sindikatojn. Li parolis pli longe ol unu horo, sed nenion povas fari. Fininte la konferencon s-ro Piyev trovas pli bone resti nur kun la socialdem. partio kaj Amsterdamo. Finfine la laboristoj klare vidis, ke homoj de sind. “Napred” volis kapti fiŝojn en malpura akvo! sed vane, oni povis kapti ne eĉ unu fiŝon.

Unu semajnon post la konferenco la laboristoj el ĉiuj laborejoj elektis po unu personon, kiu prezentu la laboristojn antaŭ la urba estraro por peti, ke oni permesu al laboristoj aranĝi kunvenon, en kiu ili pripensas la demandojn: pri la senlaboreco kaj la demando: ĉu oni povis fondi sendependan tabaklaboristan organizaĵon: la urbestraro permesis al laboristoj kunvoki unu kunvenon. Post tri tagoj okazis tiu kunveno, en kiu la laboristoj elektis kelkajn personojn, kiuj estas taŭgaj por eniri en la societestraron de la sendependa tabaklaborista organizaĵo. En tiu ĉi kunveno oni metis la bazon al tiu organizaĵo. Ankaŭ oni unuanime voĉdonis unu rezolucion, kiu estis prezentata de unu laboristo, per kiu oni protestis kontraŭ senlaboreco. Kaj la rezolucio estis sendita al ministro de internaj aferoj ankaŭ al ministro de komerca afero ankaŭ al ĉiuj laboristaj kaj nelaboristaj gazetoj. Post tio la provizora estraro estis komisiita prepari la proj. kaj statuton kaj prezenti ĝin antaŭ la laboristoj por konfirmado.

Tiel tabaklaboristoj en Plovdiv trovis pli rektan vojon, kiu alkondukis ilin, al pli bona estonteco.

Kaj sindikato “Napred” restos “vivi” nur kun la arĥivo. Z.

Ekspozicio en Leipzig

La 13. ĝis 24. dec. 1925 okazis en Leipzig t. n. kristnaska foiro de la laboristaro. La loka Laboristara Kleriga Instituto kune kun Sindikata Kartelo aranĝis ĝin. La celo estis, montri la forton kaj povon de la laboristaro kaj ebligi la aĉeton de bezonajoj, libroj ktp. La ekspozicio okupis apartan halon.

Trairante ni vidas bone aranĝitajn kajutojn. Bonege impresas la ekspozejo de

— paĝo 5 —

la Konsum-kooperativo. Ĉi tie estas montrataj ĉiuj eblaj vivbezonaĵoj, vestoj, ŝuoj ktp. Tabeloj pri disvastiĝo de l’ konsumkoopera movado pendas je la muro. Plue ekspozejoj de aliaj institucioj. La Sindikata Kartelo montras laboraĵojn de profesiaj lernantoj. Krom tio ankoraŭ ekspozas la Germana Sindikata Asocio, Liberpensuloj, Abstinenculoj, Respublika Ŝirmligo, Naturamikoj, Popola asekuro, Infanamikoj, Socialista junularo ktp. Kompreneble, la Lab. Esperanto-Grupo ankaŭ partoprenis. Ĝi havas grandan tablon, sur kiu kuŝas lernolibroj, esp. literaturo, la SAT-eldonaĵoj, gazetoj ktp. Je la muro pendas afiŝoj.

Entute, oni povas esti kontenta. La ekspozicio estis bone vizitata, precipe dum la dimanĉoj. La observantaj k-doj havis okazon propagandi buŝe al multaj personoj, kiuj pli frue ne interesis sin por esp-o. Sed nun, vidinte la rapidan progreson de esp-o ĉiurilate, ili ne plu volas resti indiferentuloj, nun ili komencas lerni esp-on. En januaro nova kurso estas malfermata, ankaŭ la socialista studenta grupo petis instruanton. La tuta aranĝaĵo estis praktika elmontro de la socialismo.

Willy Krey (5486)

≡ RADIO ≡

Antaŭ la I. Tutsovetia Kongreso de la Societo de Radioamikoj

La aparta karaktero de Soveta Ŝtato estas en tio, ke la potencon havas laborista klaso kaj gvidata de ĝi kamparanaro, kiuj ĉiutage partoprenas en diversaj regionoj de soveta konstruado.

Sur la teritorio de la granda Sovet-Unio estas malfacile trovi laboriston, kamparanon aŭ lernanton, kiuj ne partoprenus aktive en tiu aŭ alia regiono de soveta konstruado, partoprenante en tiu aŭ alia socia organizaĵo.

En la familio de amasaj sociaj organizaĵoj ne la lastan lokon okupas esence juna ankoraŭ, sed jam sufiĉe firmiĝinta, pruvinta sian vivkapablon kaj havanta brilegajn perspektivojn organizaĵo — Societo de Radioamikoj de USSR.

La Societo de Radioamikoj laŭ siaj taskoj, samkiel laŭ la enhavo kaj metodoj de sia laboro ĝrave diferencas de la aliaj niaj sociaj organizaĵoj.

La amplekso de l’ artikolo malpermesas al ni pli detale trakti tiun vere gravan rolon, kiun la Societo ludas jam nun en la kultura konstruado. Kiel oni scias, nia, la unua en la mondo, laborist-kamparana ŝtato, konsistanta el unio de Sovetaj Respublikoj kaj okupanta la sesonon de la tergloba kontinentaro, apartenas al la landoj malmulte ekonomie disvolvitaj, kun malforta reto de trafiko kaj interligo kaj, fine, nia unio konsistas plejparte el kamparanaro. Tial tute nature estas, ke unu el la ĉefaj taskoj en la regiono de kultura laboro de l’ Unio estas likvido de l’ analfabeteco, unu el pezaj heredaĵoj de l’ care-burĝa sociordo.

La radioamatora movado, naskiĝinta antaŭ unu jaro en la plej industriaj regionoj, potenc-torente disvastiĝis tra la tuta teritorio de Sovet-Unio kaj nun estas jam malfacile trovi tian anguleton, kie forestus ĉelo de nia Societo kaj kie ne altiĝus super la tegmentoj la antenoj, konstruitaj, de laboristaj kaj kamparanaj manoj. Precipe ĝojiga estas en la sukcesa evoluo de l’ radioamatora movado la agado de Societoj de Radioamikoj en la plej malproksimaj landekstremoj. En Ukrainio, Transkaŭkazio, Blankrusio, Turkmenistano kaj Uzbekistano ekzistas tiuj societoj, laborantaj en sia nacia lingvo kaj enirantaj en la Tutsovetian Union de l’ Radioamikaj Societoj.

Ĝojige estas observi, kiel tiu ĉi multpromesanta movado ekkaptas ĉiutage novajn kaj novajn tavolojn de laborularo. Ni ricevas ĉiutage centojn da leteroj de radioamatoroj kun la plej diversaj informpetoj. Sed la plej bona vivecpruvo de l’ Societo estas la cifero de ĝia membraro.

En la tago, kiam estas sendata al vi tiu ĉi artikolo, la ĝenerala nombro de niaj Societo-membroj superas 200 000. Necesas atenti, ke en tiun nombron eniras ne tiuj radio-amatoroj, kiuj nur aŭskultas radion — da tiaj ni havas milionojn, — sed tiuj, kiuj de tago al tago per helpo de nia Societo mem lernas radioteknikon ĉe sennombraj kursoj, en rondetoj, kiuj konstruas mem akceptilojn kaj sendilojn.

Ĵus finiĝinta radio-ekspozicio evidentigis la grandegajn atingojn en laboro de radio-amatoroj. Ĝi montris, ke la krea kolektiva penso de niaj radio-amatoroj senlace laboras super la taskoj ne nur de radioteknika evoluo, sed ankaŭ por utiligo ĝia en la kultura laboro de vastaj amasoj.

Por resumi la jaran agadon de ĉiuj organizaĵoj de l’ Societo, 25. jan. 1926 en Moskvo estas organizata la Unua Tutsovetia Kongreso de l’ Societo. En tiu ĉi Kongreso, kies historia rolo estas senduba, estos reprezentitaj radio-amatoroj el plej malproksimaj landekstremoj. Ne necesas diri, kiel malpacience atendas radioamatoroj sian Kongreson.

En la tagordo de la Kongreso estas kiel teknikaj, tiel ankaŭ organizaj problemoj, ligitaj kun agado de l’ Societo. Krom tio la tagordo enhavas la punktojn pri stato de radioindustrio, radio-disaŭdigado, radiolaboro kaj radio-leĝaro, ankaŭ pri la internaciskala laboro.

La prezidantaro de la Societo decidis inviti al la I. Tutsovetia Kongreso laboristajn radioamatorojn de okcident-eŭropaj landoj.

Nia internacia lingvo estas Esperanto. Nur per ĝi ni interrilatas kun ĉiuj radioamatoraj organizaĵoj alilandaj.

Utiligante la okazon, mi sendas varman saluton al ĉiuj radioamatoraj organizaĵoj de okcidento, kaj esprimas la certecon, ke iliaj delegitoj ĉeestos nian Kongreson.

M. Saltikov, Sekretario de l’ Societo de Radio-amikoj.

Radio-novaĵoj

Fondiĝis Unuiĝo de laboristaj Radioamatoroj, kiu celas utiligi radiotelefonon por klerigo kaj distro de ĝiaj membroj. Ĝi laboros en kontakto kun la Soc. Dem. Lab. Partio kaj la Ned. Prof. Asocio (N. N. V.). Ĉiusabate ĝi elsendos paroladojn, deklamojn, kantojn, muzikon ktp. per la sendstacio Hilversum. Sekretario de la unuiĝo estas G. J. Zwertbroek, Kejzersgracht 380, Amsterdam. K.

La Prezidantaro de la tutsovetia Societo de Radio-amikoj en la lasta sia kunsido decidis adopti Esperanton kiel sian oficialan lingvon por la rilatoj kun eksterlando, propagandante ĝin samtempe inter sia membraro. Tiucele en la oficiala presorgano de la Societo “Radio por ĉiuj”, komencante de n-o 7 estas enkondukata konstanta Esperanto-angulo. Krome en la tagordon de la kongreso, kiun la societo organizas en januaro de 1926 estas metata la demando pri akcelo de Esperanto.

Tiun sukceson niaj alilandaj k-doj povus bone utiligi kaj plivastigi, se ili klopodus, ke radiamatoraj laboristaj organizaĵoj delegu al la nomita kongreso siajn reprezentantojn, parolantajn, esperantlingve.

Estas interese noti, ke la oficejo de la Societo jam havas surstratan ŝildon kun sia nomo, redaktitan en Esperanto. G. D.

La plej grava laboro

por ĉiuj proleta esperantisto estu, servigi Esperanton al la proletaj organizaĵoj ĉiulandaj. Kvankam jam antaŭ kelkaj monatoj aperis alvoko tiucela, nur kelkaj k-doj anoncis sin. Ni denove alvokas vin, aktive partopreni tiun plej efikan peresperantan laboron. Almenaŭ ĉiulanda esperanto organizaĵo laborista komisiu po unu k-don, kiu nepre ekinterrilatu kun la “Prol. Esperanto-Presservo”, Gerberstr. 24, II., Leipzig (Germanio).

Ĉinio, Japanio. Kio okazas en tiuj landoj, kiel statas la socia, ekonomia, politika movadoj. Proleta organizaĵo germana petis nin, havigi al ĝi tiajn raportojn. Sed ankaŭ por ĉiuj aliaj landoj tiaj raportoj estus tre valoraj. Do ankaŭ kaj precipe vi, ĉinaj kaj japanaj gek-doj estas petataj, sendi al la supre nomita presservo raportojn ktp. Presservanto

KORESPONDEJO

4265: Ricevis vian leteron.

5186: En tiu afero mi ne povas doni al vi informon.

607: Vi ankoraŭ ŝuldas 2.— kr. de 3. 1. 25. Adm.

3004: Via manuskripto ne estas uzinda.

3477: Via manuskripto alvenis, sed ĝis nun ne trovis lokon, ĉar ni preferas tiajn, kia estis la lasta. Ĝi nur aperos en okazo de bezono. Red. Kom.

— paĝo 6 —

≡ KRONIKO ≡

Aŭstrio.

Wien. Je la 14. de dec. okazis Zamenhof-festo aranĝita de iom neŭtrala espista societo, kiu preskaŭ estas gvidanto de la tuta neŭtrala movado.

Parolis samideano, al kiu nenio mankis krom la pezo de la hodiaŭa sociordo, por ke ĝi almenaŭ por estonte, instigu lin serĉi fertilan (fruktoportan) grundon kaj semi nur fruktoportan semon.

ALLE, kiu efektive ekzistas, de post 18 monatoj ankaŭ aranĝis 2. feston, sed 2 tagojn pli frue kaj en ejo area 200 kvm. Kaj tamen ĝi estis plena! Sur la scenejo montriĝis gajaj kaj pensemaj vizaĝoj. La vortoj de k-do Prof. Simon estis modelaj: per Esp-o por socialismo.

Elektita semo falis en grundon, sur kiu eĉ dum vintro verdiĝos la folioj, ĉar ĝi estas varmigata de la liberecon portanta suno.

Ni ĝoju, se ili sukcesas — sed, jam ĉi-foje ni triumfis. Poro

Belgio.

Bruxelles. Nova kurso (la sesa) malfermiĝis en laborista sport- kaj edukklubo en antaŭurbo Anderlecht-Moortebeck, post konferenco kaj malgranda ekspozicio de libroj, ĵurnaloj ktp. Ĉe la unua leciono enskribiĝis 35 lernantoj.

Por la kurso per korespondado: 5 novaj enskribiĝoj. La grupo organizas perfektigajn kunvenojn kun legado, rakontado, tradukado. Ni klopodas orienti la gruplaboron al praktika peresp. laboro. SAT-ano 155

Ĉekoslovakio.

Plzen. La Kompartio post peza laboro de niaj SAT-k-doj estis gajnita por la apliko de Esp-o kaj nun vigle propagandas ĝin inter siaj membroj; tiel la redakcio de “Pravda” decidis en sia gazeto aperigi rubrikon titolitan “De niaj esperantistaj korespondantoj el tuta mondo” la sindikato de ruĝaj metallaboristoj decidis aranĝi paroladon kaj kurson por Esp. por konduki siajn anojn al sennacieca pensmaniero. La redaktoro kaj ceteraj gvidantoj de Kompartio en urbo “Plzen” vigle subtenas kaj propagandas la Esp. movadon inter la proletoj, ĝis kiam la nombro de la kom. esperantistoj pli vastiĝos en Ĉeksl. “Pravda” aperigos esperantan rubrikon.

La kom. esp. en tiuj lokoj de Ĉeksl. estas petataj pere de la artikoloj kiuj aperas, regule en ĉiu n-o de “Pravda” agiti inter siaj k-doj por ke el ĉiuj lokoj de nia lando alvenu postuloj por apliko de Esp. Precipe ni admonas la eksterlandajn k-dojn, ke ili provizigu nin per konstantaj raportoj pri revolucia movado, strikoj, bataloj, faŝismo, kolonioj, kontrakto ktp. la artikoloj ne ampleksu pli ol ½ paĝon de “S-ulo” kaj estu ĉiam nur tre revoluciaj. Ĉiu korespondanto ricevos ekz. de la “Pravda” kun sia artikolo.

Sendu ĉion al k-do Burda R., Letna 152, Plzen., Ĉeksl.

Nederlando

Wormerveer. Karaj kamaradoj. — Ni komencas novan jaron. — Ni konkeris novajn multajn sukcesojn dum 1925. — Nia movado forte enradikiĝas en la ĝenerala laborista movado. — Wibaut, la financa soc. dem. — skabeno en nia ĉefurbo radio-parolis pri la neceseco de internacia lingvo, sed ĝi ne devas esti artefarita. Sinjoro Hoope el Leiden skribis kontraŭ li en la soc. dem. tagĵurnalo “Het Volk”. Wibaut respondis. K-do Nathans, la dua sekretario de la Int.-transport-federacio poste per bela artikolo refutis Wibaut — kaj li diris en ĝi, ke li sekvis persone la diskutojn en la kongreso de SAT en Bruselo inter diverslandoj k-doj, kiuj okazis sen hezitoj. En la komunista tagĵurnalo “de Tribune” aperis la unua leciono de skriba kurso farita de la redakcio de suprenomita ĵurnalo. En ĝi ankaŭ aperas ĉiutage eksterlandaj per Esperanto ricevitaj komunikoj tradukitaj en holanda lingvo sub okulfrapanta rubriko “Laboristaj voĉoj el ĉiuj mondpartoj!” — Ankaŭ skriba kurso funkcias per korespondado tra la tuta lando kun 25 partoprenantoj el lernemaj legantoj de la kom. tagĵurnalo. Unu juna knabo jam sukcesis por diplomo A. dum unu lernojaro. Kvar plenaĝuloj en majo ekzameniĝos. Dum la provinca kunveno de la kom. junularo en mia regiono, kie ĉefestrarano Kees Kniper parolis pri sia vizito al Ruslando, subskribinto kiel “mezaĝulo” parolis kelkajn minutojn pri Esperanto kaj la tasko de la junularo internacie. — Lia paroladeto tiel efikis, ke la amsterdamaj delegitoj de la junula kom. Ligo “La semanto” tuj petis lian adreson por eble organizi buŝan kurson. La Profesia-fakmovado en nia distrikto ankaŭ organizos kurson. Nia movado do floros, progresas senripoze. Kamaradoj! Ĉie ni povas rimarki la reviviĝon de la laborista movado. Ni do lernu, studu, propagandu, instruu kaj gvidu nian lingvon inter ĉiuj rondoj de nia laboristara socio. Baldaŭ, pli baldaŭ ol ni kuraĝos esperi nia lingvo triumfos trans ĉia nescio, blindeco kaj ignoreco kaj Esperanto estos kaj estas la lingvo, kiu interfratigos ĉiujn kamaradojn sur la tero. —

Pro manko de loko ni estas devigataj lasi parton de “Kroniko” por sekvanta n-o. Red.

Denove pri neŭtralulaj temoj

S-ro Teo Jung en sia letero al la redakcio indignas pri nia artikolo “‘Heroldo’ de neŭtrala esperanta movado” (Senn. n-o 60 paĝo 4): “Ni povus, se ni volus, same moki pri artikoloj en via gazeto sed ni ne ŝatas tian facile havigeblan amuzon.” Kvazaŭ ne komprenante esencon de la “mokoj” li penas pruvi, ke ni mokas nin mem (?!). Ĉar, unue, “Sennacieca Revuo” ankaŭ proponas pritrakti science-abstraktajn temojn kaj, due, mokante duonsemajnan aperadon de “Heroldo” ni forgesas, ke ni mem imitis(?) ET-on, semajnigante nian organon.

Ni devus bedaŭri pri absoluta miskompreno flanke de la sinjoro, se li fine ne dirus: “Ni aldonu, ke estas multe pli simple trovi materialon por politika partia gazeto ol por neŭtrala”. La aldono mirinde koncize resumas preskaŭ tutan nian artikolon. Ĝi montras, ke la indigno aperis ne pro miskompreno, sed ĉar ni dolorige trafis Aĥilan kalkanon de l’ satinda gazeto. Ni nur devas korekti, ke “Sennaciulo” tute ne bezonas serĉi kaj “trovi materialon”, ĉar ĝin abunde liveras laborista vivo mem. Sed neŭtrala gazeto ĝuste bezonas serĉi por si temojn kaj nepre trafos la sorĉitan cirklon de ridindaj neaktualaĵoj, kiel Zamenhofa parencaro ĝis la deka generacio aŭ egiptaj skaraboj. Kaj tiu bedaŭrinda situacio daŭros, ĝis kiam la gazeto penos kontraŭnature ekzisti en senaera spaco de l’ neŭtralismo.

Konklude sinjoro Jung demandas, kiom helpus al ni se “Heroldo” iĝus “klaskonscie-ruĝa”. Nu, per nia kritiko ni ja ne esperas “ruĝigi” Heroldon. Sed ni estas certaj, ke la duonsemajna gazeto gajnus multe da viveco, se ĝi demetus la senkoloran maskon kaj montrus sian veran vizaĝon. F.

Noto de la Redakcio

Krome saminteresa estas la prospekto, sendita kun Heroldo n-o 88 al multaj el niaj SAT-membroj, per kiu oni intencas akiri abonantojn inter laborist-esperantistaj vicoj.

Per tiu prospekto oni reklamas por la Popov-marko kun esp-lingva teksto, kiun Sovet-Rusio oficiale eldonis, oni vokas:

  • “Sovet-Rusio estas la unua ŝtato, kiu oficiale eldonis poŝtmarkon kun Esperanto-teksto.”

Tio estas ja tute vera. Samtempe oni reklamas por Heroldo, vokante:

“Heroldo de Esperanto estas la unua Esperanto-gazeto, kiu, (jam la 21. okt. 1925) raportis pri tiu fakto.”

Nun estas demando, ĉu konscia, ĉu nekonscia mensogo. Ni diras:

Sennaciulo raportis pri tiu fakto (jam la 8. okt. 1925).

Plua komento estas superflua.

Pri subkonferencoj de SAT

Ni scias, ke ekzistas inter ni iuj membroj opiniantaj, ke la laŭsektora organizaĵo de SAT jam nun estas foriginta kaj anstataŭinda per nacilima organizformo. Sed studante la spiritstaton de la laboristaro, eĉ sin nomiganta “klaskonscia”, kiel sennaciulo oni facile konvinkiĝas, kiom da laboro ankoraŭ necesiĝas por forigi la arte enplantitan ideon pri eterna neceso de landlimoj. Multaj “Klaskonsciuloj” pensas, ke iam estas necese kanti sian nacian himnon. Tio laŭ mia opinio estas re danĝera, precipe en nia vivepoko, dum kiu prezentiĝis al ni la pli ol 4-jara hombuĉado inter la diversaj nacioj. Nia celo

— paĝo 7 —

estas tutmonda unio de l’ laborantaro. Por propagandi tian ideon bonege helpas — la sektora landkarto de SAT.

Sed krome ni klopodu doni valoran internon al nia laŭsektora formo. Lasttempe ni rimarkis, ke okazis SAT-konferencoj por certaj provincoj. Ĉi fakton mi konsideras unuflanke kiel progresan, sed aliflanke kiel malprogresan. La ĉiujara ĝenerala kongreso ne estas vizitebla por multe da tre aktivaj gek-doj. Pro tio mi salutas la konferencojn dumjarajn aranĝitajn de pli malgrandaj SAT-rondoj. Sed preferinde, aŭ eĉ necese estas forlasi ĉe SAT-aranĝoj laŭnaciajn landlimojn, ĉar per tio oni forviŝus la tendencojn de nia sennacieca organizaĵo. (La naciaj propagandorganizaĵoj pravas kunveni nacilimece). Nek provinco, nek kantono, nek iu ajn alia laŭnacia organizformo estus aplikata por niaj aranĝoj. Spite, persiste kaj klarcele ni uzu alian formon. Jen ni posedas sektorojn! Ni vigligu la sektoran vivon! Multaj gek-doj, ne kapablaj veturi al la ĝenerala kongreso, ĝojus pri aranĝo de sektora konferenco. Se tia konferenco estus anoncita sufiĉe frue, ĝi ĝenerale estus verŝajne bone vizitata, ne nur de samprovincanoj, sed de ĉiam ŝatataj “eksterlandanoj”. Tia kunveno ĉiam estus interesa, entuziasmiga kaj propagandiga samtempe por gastoj. Kiel konferenctagojn oni povus elekti bibliajn festtagojn (kristnasko, pasko, pentekosto). Interesaj referatoj kaŭzu viglan interdiskuton! Tiel ni edukus niajn gek-dojn spirite kaj lingve kaj krome ni bonmaniere eluzus la ŝajnkristemajn festojn. Dubaptito.

Al kamaradoj geinstruistoj!

Nur unufoja alvoko

De kelkaj jaroj areto da instruistoj el Germanio, Francio, Rusio, Hispanio praktike uzas Esperanton por dokumenti diversajn pedagogiajn organojn. Ili sukcesis kunlabori en pedagogiaj redakcioj kaj akiri certan influon pro sia kompetenteco pri internaciaj instruistaj demandoj.

Pro tiu serioza laboro praktika postulante multan tempon kaj pro la pasiveco de multaj en faka laboro, preferantaj la ĝeneralan propagandon, estis duone forlasata la prizorgo de pedagogia rubriko en Sennacieca Revuo kaj pedagogia vivo de faka organo Novaj Tempoj.

Parte por vivigi la esperantistan pedagogian ekmovon, sed ĉefe por dokumenti Internacion de l’ Instrulaboristoj kaj diversajn naciajn organizaĵojn — kaj tiel organizi nian peresperantan praktikan laboron mi surprenas la taskon starigi internacian esperantistan pedagogian servon.

Per ĉi tiu alvoko, mi min turnas al tiuj edukistoj, kiuj kunlaboras aŭ povas kunlabori en pedagogiaj redakcioj, kiuj havas influon ĉe ties redaktoroj, okaze siaj amikoj. Mi min turnas ankaŭ al la kamaradoj instruistoj, kiuj kvankam ne povante certigi pri utiligo de nia laboro povas dokumenti nin pri la instruistaj, lernejaj kaj pedagogiaj demandoj en siaj landoj.

Ni eĉ eventuale dankos helpon de needukistaj gekamaradoj, kiuj konigos al ni kompetentajn instruistojn, kiuj akceptus kunlabori en nia informservo. Povos okazi, ke needukistaj gekamaradoj povos grave kaj daŭre nin helpi perante niajn rilatojn per esperanto kun neesperantistaj pedagogoj gvidantaj organizaĵon aŭ gazeton.

Antaŭ ĉio ni alvokas al seriozaj kaj persistemaj kamaradoj. Oni evitu al ni iluzion kaj tempomalŝparon. Ne temas pri ia fantaziaĵo aŭ sensignifa provaĵo, sed pri entrepreno postulata de niaj nunaj laborkondiĉoj. De diversaj flankoj, pedagogiaj organizaĵoj sin turnis al ni petante

LA PLUVO

de W. Doroschewitsch el rusa de B. G.

— Hwangli, la nobla suvereno staris ĉe fenestro de sia porcelanpalaco. Li estis juna, tial bona. Ekpluvis. — Pluvegadis. Ploris la ĉielo, la floroj kaj la arboj banis sin en larmoj. Kompateme la nobla suvereno elvokis: “Tiuj fartos malbone, kiuj eĉ ne posedas ĉapelon”.— Kaj li parolis al ĉambristo: “Volonte mi estus scionta, kiom da tiaj malfeliĉuloj ekzistas en mia Peking”. — Ekgenuante kaj kapklinigante Tsungchitsang respondis: “Korifeo de l’ tero! Ĉu je ekzistus neplenumebleco por la reganto de ĉiuj ĉinoj? Nobla suvereno! Ankoraŭ antaŭ sunsubiro, vi sciiĝos, kion vi deziras”. — La nobla suvereno afable ridetis kaj la kortegano tuj rapidis al unua ministro Santschisan.

Li alvenis senspire, ne havante tempon, fari ĉiujn riverencojn, por la unua ministro. Spiregante li diris: “Nia nobla suvereno troviĝas en grava malkvieto. La friponoj malkvietigas lin, kiuj sen ĉapelo dum la pluvego ĉirkaŭiras en Peking, kaj ankoraŭ hodiaŭ li deziras sciiĝi, kiom da tiaj ekzistas”. — Santschisan nur grumblis: “Jes tiaj friponoj jam ekzistas cetere.” Kaj li venigis la urbestron Paichiwo. — Malbonajn novaĵojn el la imperiestra kastelo, la reganto de ĉiuj ĉinoj rimarkis malordojn!” Li diris, kiam Paichiwo kapkliniĝis teren. Timigite ekvokis Paichiwo: “Kiel? Ĉu la ĝardeno ne estas sufiĉe ombra, por kaŝigi la urbon antaŭ la rigardoj de nobla suvereno?” — Santschisan respondis: “Mi fakte ne scias, kio okazis; sed maltrankviligas friponoj kiuj ĉirkaŭiras sen ĉapelo dum pluvego, la noblan suverenon. Ankoraŭ hodiaŭ li deziras sciiĝi, kiom da tiaj friponoj ekzistas en Peking”. — Unu minuton poste Paichiwo ekkriis al sia subulo: “Tuj venu al mi, la maljuna hundaĉo Chuardsung!” — Kiam la policestro tremanta falis antaŭ liaj piedoj, la mandareno surŝutis torente al lia kapo malbenojn: “Maljuna hundaĉo, maltaŭga fripono! Ĉu vi intencas, ke oni nin ĉiujn rostigu sur brulligna stako?” — Chuardsung tremante diris: “Diru al mi la kaŭzon de via saĝa koloregο, por ke mi povu kompreni viajn konsolajn vortojn, kiujn vi diris al mi. Alie mi timas, ke la lingvo de via saĝeco restas ŝlosita por mi.” — Maljuna sentaŭgulo, al tiu pli konvenus gardi porkojn, ol gardi la plej grandan urbon de l’ mondo! La nobla suvereno mem vidis, ke en via urbo ekzistas malordoj. Sur la stratoj vagadas friponoj, kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapelojn sur la kapoj! Ĝis vespere sciigu al mi kiom da tiaj friponoj ekzistas en Peking!” Unu minuton poste, Chuardsung ekkriis kaj piedpuŝis la policistojn kiuj estis kunvokataj, per la surdigaj sonoj de l’ tamtamo. — “Kanajloj, el tiuj mi pendigas la duonon, por ke la alia duono sciu kio okazos kun ili! — Tiel vi gardadas la urbon! Ĉe vi vagadas homoj sur la stratoj sen ĉapelo, eĉ dum pluvego! Dum unu horo devas esti kaptitaj ĉiuj, kiuj eĉ ne havas bambuan ĉapelon!” — La policistaro tuj plenumis la ordonon kaj dum unu horo en la pekingaj stratoj okazis fakte pelado. — “Kaptu lin! Tenu lin!” ekkriis la policistoj dum la ĉasado malantaŭ tiuj, kiuj ne posedis ĉapelojn. Ili eltiris la ulojn el bareloj kaj dompordegoj, eĉ el keloj, kie multaj sin kaŝis kiel la ratoj, persekutitaj de l’ kuiristo, por fari el ĝi raguon. — Kaj dum unu horo ĉi-kiuj ne havis ĉapelojn troviĝis en korto de malliberejo. Chuardsung demandis “Kiom da tiaj ekzistas?” —

La servemaj policistoj respondis: — “20870!” — Chuardsung ekkriis: — “Ekzekutisto!” — Kaj post duona horo kuŝis 20870 senkapigitaj ĉinoj en mallibereja korto. La 20870 kapoj estis ĉirkaŭportitaj sur pikiloj en la urbo, por klerigado de l’ popolo. — Chuardsung raportis al Paichiwo, Paichiwo al Santschisan, Santschisan raportis al Tsungchitsang. Vesperiĝis. La pluvo ĉesis. — La subiranta suno milde brilis, aliĝis la gutojn sur folioj kaj floroj en brilantoj. — Kaj la nobla suvereno Hwangli staris ĉe fenestro de sia porcelanpalaco, ĝuis la belegan bildon kaj la bonodoron. Sed juna kaj bona, li ankaŭ ne forgesis la malfeliĉulojn dum ĉi tiu horo. Li turnis sin al Tsungchitsang kaj demandis lin. — “Vi do volis sciigi al mi kiom da homoj ekzistas en Peking, kiuj eĉ ne havas ĉapelojn, por ŝirmi sin, pro la pluvego.” — Tsungchitsang profunde klinante sin respondis: “La deziro de l’ suvereno de ĉiuj ĉinoj estas plenumita de siaj vasaloj!” — La suvereno demandis: “Kiom da tiaj ekzistas nun? Sed parolu la veron!” — En tuta Peking ne ekzistas eĉ unu ĉino ne havante ĉapelon por kovri sin dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diris la puran verecon!” — Kaj Tsungchitsang levis la manojn kaj klinis la kapon, kiel signo de l’ sankta ĵuro. — Feliĉe ridetis la nobla suvereno. — “Feliĉa urbo! Feliĉa lando! Kaj kiel feliĉega mi estas, ke la popolo tiom bonfartas sub mia regado!” — Kaj ĉiuj en kastelo feliĉiĝis pro la feliĉo de l’ imperiestro. Kaj Santschisan, Paichiwo kaj Chuardsung ĉiu el ili ricevis ordenon de ora drako, por ilia patra prizorgo por la popolo. —

— paĝo 8 —

informojn eksciinte pri nia faka laboro. Gravaj atingaĵoj jam okazis antaŭ kelkaj semajnoj en decidpovaj pedagogiaj medioj. Nia hodiaŭa propono estas nur metodigo kaj finorganizo de jam efektive de kelkaj jaroj funkcianta pedagogia servo.

La internacia esperantista pedagogia informservo funkcios jene de januaro 1926:

  1. Ĉiu kunlaboranto verkas artikolon (minimume 100 liniojn) ĉiumonate pri landa aŭ ĝenerale instruista demando aktualeca.
  2. Mi surprenas la taskon maŝinskribigi la tutan materialon ricevitan, ĝin multobligi sufiĉakvante, kaj sendi ekzempleron al ĉiu kunlaboranto senpage ĉiumonate.
  3. Gazetoj Sennacieca Revuo kaj Novaj Tempoj ricevos regule ĉiumonate ekzempleron de la maŝinskriba materialo por siaj rubrikoj.

La temoj estu aktualaj, prefere pri landaj demandoj, ekzemple: Instruistaj landorganizaĵoj, historio, karakterizo, gazeto . . . La sindikatrajto kaj opinilibereco de la geinstruistaro . . . Salajroj, aparta situacio de la instruistinoj, lerneja ŝovinismo, religio kaj lernejo, preparo en la pedagogiaj lernejoj . . . Eksperimentaj, laboristaj, uzinaj lernejoj; biografio de famaj pedagogoj; infanmovado, ktp. . .

Kvankam starigo kaj funkciigo de pedagogia servo kostos al mi multan monon, mi senhezite deklaras, ke mi persisteme prizorgos ĝin kaj mi petas pri tio mediton de laboremaj instrukamaradoj. Ne aperos duan fojon tiu ĉi alvoko. Estus senutile. Interesatoj respondu tuj — antaŭ 15. januaro 1926. Gvidantoj de landaj kaj lokaj organizaĵoj esperantistaj, vi notu la ĉi malsupran adreson por estonte direkti novajn laboremulojn.

K-do M. Boubou, 96, rue Saint-Marceau, Orléans (Loiret), Francio

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio

— “Gekursanoj k. grupanoj serĉas korespondadon k. ĉ. l. Resp. garantiata.” Adresu al: K-do P. Grignard, Route de Stembert, 359, Verviers.

Ĉekoslovakio

— Filatelistoj! Mi interŝ. PM. nur indiĝajn laŭ mankolisto. Ĉiam resp. Adr.: K-do F. Hanuŝ, Hrozuová, 8, Praha III.

Francio

— “Esperantista Labor-Grupo” Maison du Peuple, 35, rue Adam Ledoux, Courbevoie, dez. koresp. pri div. temoj, L., PK.

— K-do Romain Arnaud, Rue Paul Bert, 6, Lyon, dez. koresp. k. ĉ. l. pri lab. movadoj, organizacioj k. kondiĉoj.

Germanio

Adresŝanĝo: K-do Kurt Putz, Viktoriastr. 11. ĉe Springer, Eberswalde (antaŭe en Strausberg). Samtempe mi petas miajn korespondantojn pardoni al mi mian longan silenton. Pro loĝejŝanĝo mi ne povis respondi.

— Esp. Sekcio de la “Turista Asocio” la naturamikoj, dez. koresp. pri ĉ. temoj L., PI. k. l. Respondo garantiata. Adr.: K-do Willi Agde, Nordstr. 5, Limbach i. Sa.

— SAT-grupo Harthau, dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: K-do Alfred Claussner, Kunzstrasse 6, Harthau b. Chemnitz i. Sa.

— K-do Fritz Teuber, Gödern b. Altenburg i. Th. dez. koresp. k. ĉ. l. PI.

Nederlando

— K-do G. Schurink, Nieuwstraat 24, Enschede, dez. kor. pri lab. vivo, moroj k. kutimoj k. esp. movado. L. PI. nur kun Sibirio, Japanio k. Ĉinio.

Sovet-Unio

— “SAT-grupo” dez. serioze koresp. kun diverssektoraj SAT-grupoj k. SAT-anoj. Oni adresu al: K-do V. Bajenov, Argunskaja, 47, Ĉita, Siberio.

— K-do K. Faddejev, Kamĉatskaja, 75, Ĉita, Sibirio, dez. koresp. kun k. ĉ. l. gejunuloj pri ilia vivo k. laboro. L., PI.

— K-do F. Kuĉinskij, Krestianskaja, 23, Ĉita, Sibirio, dez. koresp. k. ĉ. l., ĉefe amerikaj, orientaj k. koloniaj, L., PI., PM.

— K-do D. Pogorelov, Centr. Pravl. Sojuza Transportn. Dvorec Truda, Ĥarkov, pri politiko, ekonomio, vivo de laboristoj kaj kamparanoj.

— “Esp.-rondeto” dez. koresp. grupe aŭ individue pri temoj interesaj al laboristoj. Adr.: Krujok Esperanto, Klub im. Oktjabrskoj revolucij, St. Poltava, juĵ. jel. dor. [?]

— “Studentoj de Sport-Instituto” (adr. Leningrad, Mojka, 106, Institut Fiziĉeckogo Obrazovanija im. Lesgafta, Krujok Esperanto) dez. koresp. pri lab. sporto k. studenta vivo.

— K-do I. Popov, Ekaterinovskoje poŝt otd., Taganrog. okr. Sev-Kavkaz.-Kraj. dez. koresp. pri prakt. kooperat. demandoj, agrikulturo, abelkulturado k. ĉ. l. L., PI. nac. gaz.

— K-do Libermann, ul. Ĵukovskaja, 29, Odessa, dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK., PI.

— “Esp.-rondeto en milicana klubo” (komencantoj) dez. koresp. k. ĉ. l. pri interesaj al laboristaj demandoj. Adr.: Leningrad, Ploŝĉad Uriĉkogo, 8, Klub im. Urickogo, Krujok Esperanto.

— K-do Andreo Sidorov, N. strelkovij polk Dondivizij, Rostov n/D. dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK., PI.

Usono

Adresŝanĝo: K-do Karl Fröding (615), 221 Seventh Str., Rockford, (Ill.) (stratŝanĝo). Krom tio mi dez. koresp. kun lignaĵistoj en Francio k. Sovetio, kun studantoj de lingvoj, etnografio, vegetarismo, libera penso en ĉ. landoj.

Sovetiaj samasocianoj!

Por sukcesa propagando por SAT vi bezonas

nacilingvajn agitfoliojn pri SAT kaj la mondlingvo

Mendu ilin! Aperis 2a eldono de l’ agitfolio ĉe:

“LABORISTA SOLIDARECO” V. Kolĉinski, Kremenĉug.

[REKLAMO p.8] „МЕЖДУНАРОДНЫЙ ЯЗЫК” двухнедельный научно-популярный журнал — “INTERNACIA LINGVO” duonmonata populara gazeto por propagando kaj instruado de Esperanto. Oficiala organo de C. K. SEU. Programo: Popular-sciencaj artikoloj pri naturo kaj evoluo de lingvoj, teorio kaj historio de lingvoj internaciaj, historio de Esperanto, ĝia praktikado en laboristaj medioj, ampleksa lerna parto. Senpaga aldono: Lernolibro de Esperanto de Iv. Lidin. La plej valora propagandilo kaj lernilo por ruslingvanoj! Devo de ĉiu sovetia esperantisto estas abonigi tiun ĉi gazeton al neesperantistoj, kluboj, legejoj kaj aboni por si mem. Abonprezo: 1 jaro 2 rbl., 6 mon. 1 rbl., 3 mon. 60 kop. Adreso: C. K. SEU, Moskvo (Sovet-Unio), Poŝtkesto n-o 630

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 68, 14-a de januaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 16 (68) — APERAS SEMAJNE — 14. Januaro 1926

[BILDO p.1 | 42,5,64,16] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la kapo de la gazeto, inter la vortoj «Aperas» kaj «semajne».

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Dekadenco de la germana kapitalismo

La germana kapitalismo staras antaŭ tre akra krizo. Dum la lastaj du jardekoj ĝi jam devis suferi du pli gravajn krizojn, kiuj treege skuis la kapitalistan sociordon en Germanio. La popolmortigado 1914 ĝis 1918 estis la unua krizo, kaj la dua estis la inflacio en la jaro 1923.

Fine de la popolmortigado, do la 9. novembron 1918 okazis revolucio en Germanio. La politika potenco estis en la manoj de la proletaro. Sed la germana proletaro ne spertis tenadi la potencon en siaj manoj, pli kaj pli la kapitalismo reakiris la potencon super la laborularo. La germana proletaro estis tre demokrata, ne nur tre, sed tro demokrata. Al ĝi mankis spertoj, kiel la proletaro devas teni sian proletan potencon. Do la revolucio postmilita en Germanio estas kvazaŭ nuligita. Restis ĝis nun nur ankoraŭ la revolucia mantelo, la “demokrata” respubliko, gvidata de la nacialisto kaj fame konata amasmortigisto Hindenburg.

La venko ŝajna de la unua krizo estis samtempe la kaŭzo por nova krizo financa. Komenciĝis la inflacio. Hodiaŭ valoris ankoraŭ la marko, morgaŭ oni jam ne plu ricevis ion por ĝi. Aperis la centmarkaj monbiletoj. Sed kiam la proleto ricevis ĝin kiel salajron, li jam bezonis milmarkajn monbiletojn. Kaj dum la daŭro de kelkaj monatoj tiel la germana mono tiel senvaloriĝis, ke en oktobro 1923 la germanoj estis senescepte bilionuloj. La laboristo gajnis 25—50 bilionojn da markoj, kiuj nature malpli valoris ol antaŭ la milito 10—20 markoj germanaj. Dum la inflacio, en la jaro 1923 okazis kelkaj revoluciaj bataletoj. Sed kvankam la germana proletaro ege suferis sub la tiamaj cirkonstancoj, ĝi ne komprenis aliĝi al batalfronto kontraŭ la bankrota kapitalismo. Sekvis multaj arestoj, mortpafadoj ktp. Kaj per plej kruelaj rimedoj la germana kapitalismo ree sukcesis savi la nunan sociordon. Do ankaŭ la dua krizo de la germana kapitalismo estis sufiĉe danĝera por ĝi. Nur mankis la aktiveco de la laborularo, kaj la kompreno por la neceso de la klasbatalo.

Sed jam proksimiĝas nova krizo. Pli ol 7000 politikuloj en la karcero, la plej aktivaj revoluciuloj, sed tamen tiu nova krizo. Do ni vidas el tio, ke la kapitalistaro ne plu sukcesas, plene ordigi sian sociordon, forigi la kaoson en la produktado. Eĉ la amerika pruntopago de milionoj da marko al la germana “kapitalistaro” ne helpas. La plena dekadenco estas evidenta.

La nova krizo ne nur estas financa, sed samtempe produktada. Kion signifas tio? La germana proletaro ne havas plu sufiĉan aĉetforton, kaj sur la mondkomercejo la germanaj produktaĵoj estas tro multekostaj, kvankam la salajro de la germana laboristaro ne estas pli alta ol tiu de la alilandaj laboristoj. Stranga stato, sed tamen fakteca. Do mankas nun la vendeblecoj de la produktaĵoj germanaj, la provizejoj estas plenaj de nevendeblaj produktaĵoj. Multaj laborejoj jam estas parte aŭ tute haltigitaj, ili ne plu produktas.

Nature ankaŭ kaŭzis tiun staton parte produktadsabotado flanke de la entreprenistoj, ĉar ili ne plu gajnas tiom multe kiel antaŭe. Ili estas kutimaj produkti kun granda profito.

La nombro de l’ senlaborularo ĉiutage pli ampleksiĝas, kaj komence de tiu ĉi jaro oni jam nombras proksim. 1 500 000 senlaborulojn en Germanio. Nature ili nun estas ankoraŭ pli malfortaj aĉetantoj, ĉar la senlaborula subteno ŝtata estas tiom malalta, ke ĝi almenaŭ sufiĉas por la plej necesaj manĝaĵoj. Do la produktada krizo ankoraŭ devas pli akriĝi.

Jam en multaj lokoj nun okazas pli aŭ malpli gravaj ribeloj. Ne nur ribelas la konsciaj laboristoj, sed ankaŭ la ĝis nun senkonsciaj proletoj rimarkas, ke la nuna stato estas tre danĝera ankaŭ por ili. Ili vidas la mizeron, la suferojn, la disfalon de la kapitalista sociordo. Kompreneble mankas al ili ankoraŭ nun la kompreno por la neceso de revolucia klasbatalo, almenaŭ parte. Sed la cirkonstancoj zorgos, pri ilia pli aŭ malpli frua ekkono, ke ili nur per propraj fortoj atingos nuligi la nunan krizon. La klasbatala fronto de la germana proletaro konstante ricevas novajn anojn, do la batforto de ĝi pli kaj pli kreskas.

Ĉar ne estas atendebla baldaŭa ŝanĝo de la nuna stato en Germanio, male, la krizo pli akriĝos, ankaŭ la revolucia ondo kreskas. La bataletoj fariĝos bataloj, kaj ne estas escepte, ke nova kaj pli efika revolucio germana finigos tiun krizon. Sed kiam tio okazos, kio ŝajnas esti tre verŝajna, tiam tiu batalo ne nur estu nacia, sed ĝi estu internaci-revolucia batalo. Tiuj linioj nur estu la enkonduko. Sed post kelkaj semajnoj la situacio certe jam tiel akriĝis, ke ni povos pli detale priskribi la farendaĵojn, kaj precipe niajn taskojn kiel Sennaciuloj revoluciuloj.

Ni preparu nin por nia finfina venka batalo tutmonda! —r.

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

Italio

Jam estis plene aprobita kaj funkciigita aŭ baldaŭ funkciigota tuta aro da t. n. “fŝegaj leĝoj”, t. e.:

  1. La leĝoj priparolitaj en n-oj 37 kaj 42 de “Senn.”.

  2. Pri la komunumestraro.

Ĝis nun, ĉiuj (eĉ malgrandaj) komunumoj estis administrataj de konsilantaro, elektita de la komunumanoj; la konsilantaro mem elektis sian estron (itale: Sindaco, elparolu sindako) kaj liajn helpantojn (itale: asfesfori). Laŭ la nova leĝo, tio valoras nur por la komunumoj havantaj pli ol 5000 loĝantojn: sed en la pli malgrandaj, la tuta administrado apartenas al la t. n. “podestà” (laŭvorte: “poveculo”). Ĉi tiu oficisto dejoras senpage (krom esceptoj), kaj dependas de la registaro: nur konsile (t. e. ne decidrajte) helpas lin konsilantaro, elektita de la provincestro (t. e. de la registaro) laŭ difino de lokaj ekonomiaj asocioj. Sed la elekto de tiu konsilantaro ne estas deviga; kaj la provincestro mem rajtas difini, kiaj ekonomiaj asocioj povu antaŭdifini ĝiajn anojn.

La registaro rajtas agi sammaniere rilate la pli grandajn komunumojn, kiam ilia konsilantaro estis eksigita dufoje dum du jaroj.

  1. Pri la sindikatoj.

La tuta leĝo estas tre longa kaj detala: sed ĝia efektiva kerno estas, ke nur unu sindikataro rajtas funkcii. Ĉiuj laboristoj kaj mastroj — ĉu anoj de la sindikato, aŭ ne — estas devigataj interrilatiĝi nur pere de ĝi, kaj pagi ĝian kotizon. Tiuj sindikatoj estas kontrolataj de la registaro. La aliaj sindikatoj rajtas nur ekzisti, sed kompreneble ne povas funkcii. Pri ĉiuj kontraktaj malpacoj inter laboristoj kaj mastroj, juĝas devige aparta ŝtata juĝistaro: tial strikoj kaj lokaŭtoj estas malpermesataj.

Ĉar oni akceptas nur la sindikatojn “kies estroj havas certan nacian kredon”, kaj kies regularo postulas, ke ĉiuj anoj havu “bonan politikan konduton laŭ la nacia vidpunkto”, tial oni tuj komprenas, ke la “nure akceptita sindikataro” estos la fŝ-a.

  1. Pri la ministrestro.

Tre mallongigite: la ministrestro — kaj, pere de li, la tuta ministraro — respondecaj al la reĝo, sed ne (pliĝuste: preskaŭ tute ne) al la parlamento: tial, oni ne povas devigi lin eksiĝi per deputitara “malkonfida voĉo”. Ĉiu ulo, provinta malhelpi la vivon, la bonstaton, aŭ la liberecon de la ministrestro, estas punota per 15-jara karcero, kaj se li sukcesis, per vivdaŭra: ĉiu, vorte aŭ age ofendinta lin, ricevos 6 ĝis 30 monatan malliberigon, kaj monpunon de 500 ĝis 3000 italaj liroj.

  1. Pri la civitaneco.

Ĉiu italo eksterlande aginta tiel, ke okazu enlanda malpaciĝo aŭ malhelpo por la italaj profitoj, aŭ malbonfamigo de nia nacio, perdos siajn civitanecrajtojn: en plej gravaj okazoj, oni eĉ konfiskos lian havajon.

La sama leĝo valoras rilate tiujn, kiuj el Italio skribas eksterlanden, tiel ke okazu ĉio supredirita.

  1. Pri la pensioj.

La leĝoj rilatantaj la promilitajn pensiojn, valoras ankaŭ rilate la mortintojn “por la nacia kaŭzo” de 1. 7. 1919 (starigdato de la fŝoj) ĝis 1. 11. 1922 (marŝo al Romo).

  1. Iuj aliaj plimalgravaj leĝoj estis ankaŭ aprobitaj. Sennomulo.

Ni petas ĉiujn eksterlandajn gek-dojn ke ili bonvolu ne skribi al ni pri politikaĵoj. La italaj gek-doj

Popola voĉdonado en Svisio pri enkonduko de l’ pormaljunula kaj porposteula asekuro

La 5. ĝis 6. dec. 1925 la svisa popolo per 406 063 voĉoj kontraŭ 213 853 decidis enkondukon de nova artikolo “34 quater” en la federalan konstitucion. La nova artikolo tekstas jene:

“La svisa konfederacio enkondukos per leĝo la pormaljunulan kaj porposteulan asekuron; ĝi estas rajtigata enkonduki pli malfrue ankaŭ la invalidasekuron.

Ĝi rajtas deklari deviga ĉi-tiujn asekurbranĉojn ĝenerale aŭ nur por certaj klasoj de l’ loĝantaro.

La administrado okazas per kunhelpo de la kantonoj; povas esti altirataj publikaj kaj privataj asekuroj.

Ambaŭ unuaj asekurbranĉoj estas enkondukendaj samtempe.

La financaj (pagoj) de la konfederacio kaj de la kantonoj kune ne devas esti pli altaj ol la duono de la tuta bezonaĵo de l’ asekuro.

Depost la 1. jan. 1926 la konfederacio pagas kiel kotizon ĉiujn enspezojn el la fiska ŝarĝo de l’ tabako.

La puraj enspezoj de la konfederacio el estonta ŝarĝo de l’ brando estos uzataj por la maljunula — kaj posteula asekuro.“

Tio estas do la fundamento por fabrikota leĝo, kiun nia financministro Musy intencas prezenti al la parlamento plej eble malfrue, ne antaŭ 5—6 jaroj. Tion li komprenigis al la parlamento. Oni parolis jam pri jara rento da 400 fr., kiun ricevus nur la 70 jar- kaj pliaĝaj maljunuloj. (Kiom da laboristoj atingas tian altan aĝon?) Sed ĉi-detalojn enhavos la estonta leĝo kaj sekve ĉio dependos de tio, kiom progresos ĝis tiam la maldekstrulaj partioj.

Mi memorigu ankoraŭ, ke ne jam 1 jaro estas pasinta (25. majo 1925) kiam ankaŭ laŭ popola voĉdonado per plimulto da 100 000 voĉoj la t. n. “iniciativo Rothenberger” estis forjetita. Tiu iniciativo, produkto de timego en 1918 j. pro ĝeneralstriko, volis tuj depreni de la produkto de l’ militimposto 200 aŭ 250 milionojn da fr. por tuja efektivigo de l’ sociaj asekuroj. La kapitalista bandaĉo tiam venkis kaj ni devis do ĉi-foje fari la eblon por almenaŭ certigi la fundamenton de l’ sociaj asekuroj. K. D. 3477.

Kultur-laboro en profligoj de BSSR

(Verkita nur speciale por “Sennaciulo”)

A. Ŝilin (Daŭrigo)

Ĝis 1. nov. de la nuna jaro en BSSR estas 138 mil. membroj de profesiaj ligoj (sindikatoj). Sed industrio kreskas. Rekonstruiĝas detruitaj fabrikoj, oni konstruas novajn bienlaboristojn, kiuj antaŭe estis ekspluatataj, nun ĉiutage aliĝas al profligo “Laboristoj de l’ tero kaj arbaro”. Kaj profligoj (sindikatoj) kreskas en nombro (je lasta jaro ĝi pligrandiĝis pli ol 12 miloj da membroj), organize plifortiĝis profligoj kaj disvolvigas kultur-klerigan laboron, ankaŭ kreskas kulturklerigo de laboristaro.

Estas diversa kaj multfaceta profliga laboro disvolvi sian laboron por plibonigi ekonomian staton kaj kulturan de la laboristaro profligoj de BSSR.

Diversa estas kultura laboro en profligoj: politikedukado, profesia propagando, likvido de analfabeteco, scieco, sporto, ruĝaj anguletoj, laboristaj kluboj ktp. Ĉio estas nova, ĉio aperis nur post revolucio aŭ nur ĉe sovetpotenco. Rusa caro, fabrikposedanto, terposedanto timis, se popolo estos kultura kaj klera. Senlegoscieco, senkultureco estis iloj, kiuj kaŭzis ne nur politikan sed ankaŭ ekonomian premon. Celon al lumo, al scio oni batis per skurĝoj, forĝis en ĉenoj, dronigis en brando, dispafis sed neniigi tute ne povis.

Post oktobro, larĝa reto de kluboj, lernejoj, bibliotekoj, domoj por legado kaj aliaj kulturklerigaj organizaĵoj kovris tutan Sovetlandon. Nek civita batalo, nek malfacila ekonomia situacio povis reteni tiun kreskon. Kultura fronto disvolviĝis, fronto de batalo kontraŭ mallumaj flankoj de l’ estinto, kontraŭ malnova moraro, kontraŭ senlegoscieco, nekultureco, disvolviĝis tiam, kiam laboristo donis ŝraŭbpafilon el dekstra al maldekstra mano, prenis martelon en sian manon kaj komencis konstrui unuan en mondo proletaran regnon — matene, kaj kun analfabeto, kun krajono kaj legolibro politika laboris vespere.

Blankrusaj laboristoj pli malfrue ol rusaj laboristoj komencis sian trankvilan vivon. Sed post 5jara laboro profligoj por rekonstruado industrion kaj mastrumadon, ĝi ankaŭ disvolvis kulturklerigan laboron.

Unue — laborista klubo. Malgraŭ tio, ke laboristoj havis malgrandan monsumon, klubkonstruado larĝe disvolviĝis kaj kreskas. En nuna tempo en BSSR ekzistas 248 laboristaj kluboj profesiaj nur (ne partiaj aŭ junularaj) kun 24412 membroj. 108 el ili estas organizitaj en vilaĝoj, sovetaj mastrumadoj por estintaj bienlaboristoj kaj nunaj mastrumadaj sovetaj laboristoj.

Preskaŭ 20 000 membroj en kluboj okupas sin en iu rondeta laboro (je 50 % en politikaj, profesiaj, sciencaj, sportaj k. a. rondetoj.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

Fundamenta laboro — estas amasa laboro, kiu konsistas en tiu, ke oni organizas vesperojn de raportoj, spektakloj, familiaj vesperoj, vesperoj de demandoj kaj respondoj, kino-vesperoj ktp. Nun multe disvastigitaj estas vivaj gazetoj — kantoj kaj kantetoj je politikaj kaj moraj temoj.

Biblioteka laboro pligrandiĝis. La 1. jan. 1925 ni havis 174 bibliotekojn, nun profligoj havas 589 bibliotekojn kun 20796 libroj. Krom tio ekzistas 278 rondirantaj bibliotekoj (moveblaj trad.) kun 17925 libroj. Tiuj ĉi bibliotekoj estas pli ĉe laboristaj amasoj.

Sportmovado progresas nur depost 2 jaroj. Ĝi 1. jan. 1925 estis 98 rondetoj kun 2500 membroj; la 1. nov. jam estas 146 rondetoj kun 5596 membroj.

Estas tre malfacile en unu ĵurnala aŭ gazeta artikolo skribi pri ĉiuj flankoj de kulturlaboro en profligoj. Necese estas ankoraŭ diri pri murgazetoj, pri likvido de senlegoscieco, pri profteknika klerigado, pri laboro inter virinoj, inter junuloj, infanoj, pioniroj, pri meminstruadaj rondetoj ktp. ktp. Fine pri tiu granda laboro, kiu kondukas profligoj en kondiĉoj ekzistadon en BSSR — 4 naciajn inter profliganoj.

Je ĉiu parto de kulturfronto profligoj faras grandan laboron kaj havas grandajn atingojn. Tre malfacile estis komenci kaj disvolvi laboron. Sed faris multe: rekonstruas industrion kreskas produktiveco de laboro, plibonigas ekonomian staton de laboristaro, kaj vilaĝanaro kreskas, kiel pompa floro, — proletarian kulturon kaj krekapablon.

De centjara dormo vekiĝis blankrusa popolo, por per siaj propraj manoj forĝi feliĉon por si, irante vojon al komunismo — al tutmonda frateco kaj unueco de laboristaro kaj premintaj ĉiujn landojn.

Tradukis Dim. Snejko.

Nov-Zelando

Antaŭ la elektado, kiu okazis la 4. novembro en Nov-Zelando la parlamento enhavis:

Deputatojn Konservativoj 39 Liberaloj 23 Laboristoj 17 Alia 1

Poste Voĉoj
Konservativoj 55 295 705
Laboristoj 13 173 743
Liberaloj 9 127 845
Aliaj 3 31 240
628 535

Du el la laboristaj deputatoj estas en danĝero, ĉar ankoraŭ mankas kelkaj voĉoj de maristoj por la fina kalkulado.

Nov-Zel. enhavas loĝantaron 1 300 000. Kaj ĉiuj viroj kaj virinoj, kiuj havas aĝon de 21 jaroj estas voĉdonrajtaj.

Antaŭ 2—3 semajnoj en la malliberejo de ĉi-tiu urbo (Auckland) estis 250 strikantaj britaj maristoj. Ho ve, la striko malsukcesis. 1284

Atakego kontraŭ la radikaluloj en usonaj profunuiĝoj

Dum la lastaj du jaroj, kompare nova fenomeno naskiĝis en la amerika laboristmovado. Ĝi estas la eksigo de membroj el la profunuiĝoj, pro iliaj opinioj politikaj kaj pro agado konforma al tiuj-ĉi opinioj. En la estinteco okazis multaj luktoj inter la reakciularo kaj la revoluciularo de la movado kaj ega maldolĉeco regis inter la du frakcioj. Sed preskaŭ neniam la eksigbatalilo estis uzata ĝenerale je tiuj-ĉi luktoj, escepte en okazoj, kiam eksiĝo de tutaj organizaĵoj estis admonata, kaj eĉ tiaj estis, en multaj okazoj, pardonataj. Ĝenerale la batalo estis nur buŝa, ne gravas, ĝis kioma grado da maldolĉeco ĝi atingis.

Sed, kiel dirite, dum la lastaj du jaroj la eksigado de membroj el la unuiĝoj kaj rezulte eĉ el iliaj pozicioj, iĝis rigardata kaj aplikata kiel ordinara batalilo kontraŭ la radikala flanko.

La profunuiĝo, kiu meritas la honton esti la unua, kiu aplikis eksigon kontraŭ la radikala flanko, estas la Internacia Unuiĝo de Sinjorinaj Vestaj-Gelaboristoj, (International Ladies Garment Workers Union); ĝi komencis la flagadon antaŭ du jaroj sub la estreco de Morris Sigman. Ne povante venki la revoluciularon alimaniere, Sigman, helpata de sia lakeo Perlstein, pensis, ke li povas liberiĝi je ili elpelante ilin el la unuiĝo. Brute li eksigis multajn el la gvidantoj-revoluciuloj el la organizaĵo en Ĉikago, Filadelfio, Klivland kaj aliaj lokoj, nur pro membreco en la Ligo Edukeca por Profunuiĝoj (Trade Union Educational Leagne).

Tiu detrueca taktiko de Sigman ricevis la benon de Gompers ĉe la Portland kunvenego de la Amerika Federacio de Laboristaro en 1923, kie kun la plej grandioza scenaĵo kaj je la plena lumaĵo publikeca, li eksigis William F. Dunn el la kunvenego. Dunn estis regula delegito de la Silver Bow, Montana, profunuiĝ-konsilantaro kaj la sola akuzo kontraŭ li estis, ke li aprobis Komunismon.

La eksigo de Dunn estis kvazaŭ signalo en la profunuiĝa movado por ĝenerala uzado de la eksig-batalilo kontraŭ la kreskanta “maldekstra alo”, kaj la reakciuloj sufiĉe rapide sekvis la ekzemplon.

Lewis en la ministra unuiĝo uzis draste tiun metodon. Li tuj senleĝigis la T. U. E. L. nomante ĝin duala unuiĝo kaj eksigis Tom Myerscough kaj aliajn minist-gvidantojn. Li kvazaŭ krucumis la batalantojn de la kanada distrikto. Farrington de Illinois sekvis tiun ĉi agon eksigante Thompson, Watt kaj aliajn. Tra la tuta organizaĵo estas komencita terur-reĝimo kontraŭ la “maldekstra alo” kaj ĉiu ĝies signo estis “subteren” pelita je eksig-minaco.

Hutcheson de la ĉarpentistoj, ne dezirante esti superata de sia kunulo Lewis, eksigis du trionojn de sia organizaĵo en Detroit pro ĝia simpatio al la T. U. E. L. En Los Angeles, kun polica helpo, li liberiĝis de pluaj radikaluloj. Kaj lia lasta ago estis, malpermesi, ke Rosen estu delegito de nov-jorka distrikto, ĉar tiu estis kandidato de “maldekstra alo” por lia ofico.

El la elektrik-laborista profunuiĝo multaj batalantoj estis eksigitaj, kaj en la pentrista unuiĝo la sama intenco estis montrita, ĉar ĉe ĝia lasta kunvenego amendo estis akceptita, kiu postulas eksigon de “membroj de Kom. Partio, kiuj opozas la principojn de la A. F. de L.”

Multaj centraj laborist-konsilantaroj ankaŭ ekkomencis la eksig-metodon kontraŭ la radikaluloj-delegitoj. La plej akraj el ili estas en Minneapolis, Seattle kaj Los Angeles. Estas notinde, ke tiuj urboj estas la kvazaŭ “maldekstra flankaj” fortikaĵoj. La kialo pro la akra apliko de la eksig-metodo en tiuj lokoj estas duobla; unue, la neceseco de la burokrataro, batali la “maldekstran alon per ĉiuj rimedoj ĉe sia dispono, kaj, due, la ĉeesto de ĉiuspecaj ekssocialistoj, kiuj estas la plej deziremaj kaj senkonsciencaj iloj en la manoj de la reakciuloj.

Kio estas la bazo de tiu eksig-metodo, kiu estas nun tiel akre uzata kontraŭ la “maldekstra alo”? La kaŭzo devenas de du radikoj. La unua estas trovebla en la plibonigita batal-metodo de la radikaluloj dum la lastaj du jaroj, kio devigas la reakciulojn al pli drastaj batal-metodoj. La dua estas trovebla en la turniĝo de la laborist-burokrataro, pli akre ol iam ajn, al klas-kunlaborado, kio, sia flanke, malfortigas ilian kontrolon de la masoj laborulaj, kaj kio devigas ilin al la neceseco nuntempe detrui la influon de la “maldekstra flanko” je ĉiu kosto, senrigarde al la metodoj uzotaj.

La kunveno okazanta nun (dec. 12.—25.) de la Internacia Unuiĝo de Sinjorinaj Vestaj-Gelaboristoj en Filadelfio estas la unua en la historio usona, kies delegitaro reprezentas 70 % de radikalularo kaj 30 % de reakciularo. Sed, bedaŭrinde, pro la Prusio-simila (antaŭ-milita) voĉdonsistemo la reakciaj delegitoj nombras 265 kaj la radikalaj 112. Sed Sigman kaj liaj satelitoj bone scias, ke ili devas retrovu, ĉar la masoj, kiuj voĉdonis por tiuj 112 delegitoj estas klaskonsciaj kaj mem veturas al la kunvenego por subteni siajn reprezentan(tin)tojn — (aŭ ĉu eble ankaŭ por kontroli ilin?

Mi vidis antaŭ kelkaj tagoj 4 omnibusojn, kiuj entenis pli-malpli 200 de tiuj klaskonsciaj gejunuloj, kiuj, elektis vojaĝi je malbona vetero 4—5 horojn ĉiudirekte por gardi siajn komunajn interesojn. Ili ĉiuj kutimas iri teatrojn, dancejojn kaj aliajn amuzlokojn.

Sed oni ne estu tro optimisma pri la ĝenerala laborist-movado uzona, ĉar la supre nomataj gekamaradoj — kvankam ili reprezentas unu el la plej grandaj profunuiĝoj usonaj (ĉirkaŭ 90000) — ne reprezentas la larĝmasan animstaton ĉi tiean. Ili preskaŭ ĉiuj estas alilanduloj — kaj la granda plimulto estas hebreoj.

Georgo Saville (1092)

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

Kunsido de l’ ekzekutiva komitato de I. T. F.

La 26. kaj 27. novembro okazis en Amsterdam la kvaronjara kunsido de la E. K. Ĉeestis la membroj: C. T. Cramp (Anglio), prezidanto, J. Döring (Germanio), M. Bidegaray (Francio), R. Bratschi (Svisio) kiel anstataŭanto por A. Forstner kiu malsaniĝis, Ch. Sindlay (Svedio), ambaŭ membroj de la holanda oficejo, J. Brautigam kaj P. Moltmaker, kaj ambaŭ sekr. — Oni priparolis funde la raporton pri aktiveco de la pasintaj kvar monatoj kaj aprobis ĝin unuvoĉe. La akceptpeto de la “National Sailers’ and Tiremen’s Unio Grandbritio” kaj de la “Federacio Obrera de Tenerife” (transportlaboristoj, motoristoj, kaj maristoj)” estis principe aprobata. — Laŭ decido la sekvonta kongreso de la I. T. F. okazos dum septembro 1926 en Paris. — La peton de la maroficiroj rilate kunlaboradon oni ĉefe aprobis. La findecidon transprenis la konsilantaro de l’ marista sekcio.

Plue regis interkonsento, sendi delegiton al la sindikat-konferenco de la balkanlandoj okazonta dum marto 1926 verŝajne en Sofio invitota de Internacia Sindikata Asocio. — La konduto de la faŝista registaro en Italio kontraŭ moderna sindikatmovado estis tre detale priparolita kaj rezultiĝis la decido ĉiamaniere helpi al la kamaradoj italaj kaj klopodi tre I. G. B. instigu ĉiujn laboristojn organizitajn komune kunbatali kontraŭ faŝismo. —

Fine generala konsilanto G. Sardelli estis nomata kiel sekretario kaj gvidanto de la tramista sekcio. I. T. F.

≡ DISKUTEJO ≡

Pri cionismo

Ĉu SAT-ano rajtas defendi ŝovinismon?

Efektive, tiun demandon mi devas submeti al la legantaro de “Sennaciulo”, post legado de la polemiko de k-do Sonnenfeld¹) kontraŭ mia kontraŭcionisma artikolo.²)

En mia jus menciita artikolo mi demandis: Ĉu SAT-ano povas esti cionisto? Kaj per sufiĉe klaraj argumentoj mi montris, ke cionismo kaj SAT-aneco estas du konceptoj sin reciproke ekskludantaj kiel fajro kaj akvo. Same kiel ŝovinisto alinacia ne povas esti ano de SAT, cionisto ne povas esti membro de nia asocio.

Sed jen venas protestante k-do Sonnenfeld. Al li ne plaĉas la kondamno de cionismo flanke de sennaciulo, kaj li defendas cionismon, dirante, ke estas “malbona kutimo de l’ SAT-anoj ĉion prijuĝi kaj kondamni tuj en la unua momento starante sur ideologia bazo de sennaciismo kaj socialismo.“

Permesu, k-do Sonnenfeld, ke mi ĝojas pri tiu “malbona kutimo” de SAT-anoj. Ĉu vi eble preferas, ke SAT-anoj ĉion prijuĝu starante sur ideologia bazo de naciismo kaj de kapitalismo? Certe, en Sennaciujo oni juĝas sennaciece, oni kondamnas ĉian naciemon, ĉar naciemo disigas la homaron, plifaciligas imperialistajn militojn, ĵetegos nin ĉiujn en plej teruran abismon. Se vi ne kondamnas, se vi ne permesas kondamni naciemon, kiel vi povas vin nomi “sennaciulo”?

K-do Sonnenfeld min kulpigas, ke mi ne sufiĉe zorgeme studadis la cionistan movadon antaŭ ol ĝin prijuĝi. Vi eraras, k-do Sonnenfeld. Mi ne nur aŭdis en viena esp.-societo la longan paroladon de la esperantistio cionista, paroladon, kiu estis tiel ŝovinista, ke unu de la ĉeestantaj sennaciuloj, ĝin aŭdinte ekforkuregis pro kolero en la stratojn por trankviliĝi, kaj ke la aliaj, ne forkurintoj, ege miris aŭdi tiajn prapatrajn argumentojn el la buŝo de moderna homo. Krome, mi ĉiutage atente studis en la viena organo cionista la raportojn pri la kongreso cionista okazinta dum aŭgusto en Vieno. Kaj la paroladoj de tiu kongreso pli valoras ol la libro de Holitscher, kiun citas k-do Sonnenfeld. K-do Sonnenfeld diras, ke la judoj ne estas reganta nacio en Palestino. Fakte tie regas brita kapitalo, sed favorigante la hebreojn, ĝi tie volas krei kontraŭpezon kontraŭ la araba plimulto. Ĉu k-do Sonnenfeld forgesis, kiun grandan tumulton provokis je la cionista kongreso la fakto, ke la brita imperialismo nomis necioniston kiel reganto de Palestino? Per kia rajto la hebreoj, kiuj estas nur malplimulto en Palestino, postulis ke la reganto estu el iliaj vicoj aŭ almenaŭ proksima al iliaj idealoj? Kaj ĉu k-do Sonnenfeld povas nei, ke al la cionista kongreso multaj parolintoj plendis pro tio, ke la granda plejmulto de la ĝis nun al Palestino senditaj hebreoj ne apartenas al la produktantaj profesioj, sed estas plejparte komercistoj? Kiel li sekve povas nei, ke hebreoj ekspluatas la aliajn? Ĉu oni ne rajtas kondamni movadon, kiu estas tiel reakcia kaj klerikala, ke al ĝia Universitato, scienculoj eĉ ne povas libere esplori la Biblion?

Finfine, kelke da vortoj pri “kontraŭdiro”, kiun k-do Sonnenfeld opiniis trovi en mia artikolo. Unue mi estus riproĉinta al la cionistoj, ke ili celas apartiĝon en periodo kies ĝenerala tendenco iras “al pli kaj pli malvasta alproksimiĝo de la diversaj nacioj, forviŝante pli kaj pli la naciajn karakterecojn, al kunfando ekonomia, politika kaj lingva de ĉiuj nacioj de la tero”, kaj poste mi estus konfesinta ke “la venontaj paŝoj de historio ne kondukos jam al forigo, sed al liberiĝo de la nacioj”.

Pensanta homo ne povas trovi kontraŭdiron en tiuj frazoj. La tendenco pri kiu mi parolas en la unua frazo estas ĉie konstatebla, nerifutebla; ĝi estas tendenco al kreskanta internaciiĝo de la mondo (atentu bone! ne al sen naciiĝo!). Kaj poste mi deklaras, en la alia frazo citita de k-do S., ke sennacieco (atentu bone! ne internacieco) realiĝos nur en malproksima estonto. Sed la cionistoj estas eĉ kontraŭ internacia pensmaniero (mi ja tute ne postulas, ke ili estu sennaciuloj). En epoko kiu puŝas al internacia alproksimiĝo (ne en malproksima estonto!) la cionistoj volas apartiĝon, ilia movado estas anakronismo — jen kion mi diris. Ĉu la dua frazo kapablas malvalorigi tiun tezon? Tute ne!

Je la fino de sia kritiko, k-do Sonnenfeld skribas, ke ni ne povas riproĉi al cionismo, ke ĝi estas nacia movado kaj ni ne povas postuli, ke ĝi rekonu sennaciismon. Tion mi en mia artikolo neniam postulis. Mi ja ankaŭ ne postulas, ke Hindenburg, Poincaré aŭ Mussolini fariĝu sennaciuloj, Mi simple postulis, ke SAT-ano ne estu cionisto same kiel SAT-ano ne povos esti Hindenburgano, Poincaréano aŭ Mussoliniano. Ke cionistoj forĵetu naciemon kaj fariĝu SAT-anoj, estas certe dezirinde, sed por tion atingi, ni antaŭe devas prigardi por ke niaj SAT-anoj ne fariĝu defendantoj de ŝovinismo kiel k-do Sonnenfeld.

Lucien Revo.

¹) “Sennaciulo” n-o 1 (53). ²) “Sennaciulo” n-o 50.

Al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj

Karaj kamaradoj!

Respondante vian alvokon, mi sendas al vi ĉi-kune artikolon “Al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj, kiun mi petas publikigi en la proksima n-o de “Senn.”. Mi dezirus, ke viaflanke vi instigu la plej aktivajn k-dojn el ĉiuj tendencoj publike (sur la paĝoj de “Senn.”) esprimi sian opinion pri ĉiuj punktoj, kiujn enhavas ĉi-tiu temo. Al mi ŝajnas, ke ĝi estas nun la plej grava, ĉar de ĝi dependas la ekzisto mem de nia asocio, kaj tial neniu aktiva k-do — des pli la gvidantoj de diversaj tendencgrupoj — rajtas silenti. Ĉiu diru malkaŝe kaj sincere ti-kion li opinias. Fratsaluton! Sennaciule (1334)

SAT en danĝero¹)

Jam delonge por neniu el la SAT-anoj estas sekreto, ke nia asocio travivas pli ol dum jaro daŭran kaj profundan krizon pro la intertendencaj frotoj, bataletoj kaj bataloj. Estis momentoj, kiam la vivo de SAT, kiel unuecfronta, proletara organizaĵo, estis en danĝero. Multaj k-doj kredas, ke nun, post la Wien-a kongreso, post la ŝanĝo de l’ redakto de “Sennaciulo” la intertendenca paco estas restarigita kaj ĉio estas en la plej bona ordo.

Bedaŭrinde la efektiva stato de l’ aferoj ne permesas akcepti tian optimistan opinion. Restas nekontestebla fakto, ke pluraj SAT-anoj forlasas niajn vicojn, ke la asocio perdas eĉ k-dojn, kiuj estis dum kelkaj jaroj ĝiaj gvidantoj kaj aktivaj konstruantoj.

¹) Ŝajnas, ke k-do Z. troigas parolante pri danĝero, kiu liaopinie minacas nian organizajon. Estas ja fakto, ke kelkaj k-doj eksiĝis de kiam ekzistas TLES, sed tio ne signifas, ke la vivo de SAT estas en danĝero. Sed almenaŭ ni plene konsentas kun nia k-do pri tio, ke necesas larĝe pridiskuti la temon. Kredeble k-doj partoprenos la diskuton, kaj interkonsento certe okazos, ĉar ĉiuj sinceraj esperantistoj laboristaj deziras la unuecon. Pri fanatikuloj kaj malsinceruloj ni ne atentu!!

Red. Kom.

— paĝo 5 —

Estus do erara kaj eble eĉ krima silenti pri tiaj faktoj, kiuj portas en si la danĝeron de ruiniĝo de la kun tia peno kreita kaj tiel progresinta proleta kulturentrepreno, kia estas SAT. Ĉiu SAT-ano devas tute klare prezenti al si la nunan staton kaj aktive partopreni en la “kuraco” de nia “malsanulo”.

La kaŭzo de la krizo

Por kuraci malsanon necesas antaŭ ĉio forigi ties kaŭzojn kaj por forigi la kaŭzojn necesas ilin malkovri. Sed oni ne komprenu min en tia senco, kvazaŭ mi proponas serĉi la kulpulojn de la krizo. Certe, ili ekzistas kaj ne estus malfacile ilin trovi. Sed ĉu helpus al la afero tia esplorado? Mi tre dubas pri tio. Plie, ĝi nur pliakrigus la antagonismojn, ĝi pliprofundigus la krizon.

Ne la kulpulojn, sed la kaŭzojn serĉu ni. Kiuj do estas ĉi-kaŭzoj? Post serioza pripenso, post longaj konversadoj kaj korespondo kun pluraj diverstendencaj k-doj mi povas konstati, ke la ĉefa kaŭzo estas miskompreno aŭ nesufiĉe klara kompreno pri la veraj taskoj de SAT.

La taskoj de SAT

SAT estas unuecfronta kulturorganizaĵo laborista, kuniganta diverstendencajn proletesp-istojn por komuna laboro sur tiu kampo, kie tia kunlaboro estas necesa kaj ebla. La karaktero de ĉi-laboro estas ĝeneraltrajte skizita en la statuto de SAT. Necesas nun konkretigi la celojn de nia asocio, tute precize fiksi la limojn de l’ kampo, sur kiu diverstendencaj proletesp-istoj povas kaj devas kunlabori, kaj labori unuecfronte sur ĝi, ne elirante ekster la limoj fiksitaj. Nur tiamaniere estas evitebla ĉio, kio povas enkonduki disecoĝermojn en la vicoj de l’ SAT-anaro.

Samtempe la organiza strukturo de SAT devas esti tiel modifita, ke neniu grupo povu plendi pri oligarkio de aliu grupo. Konforme estas reorganizendaj ankaŭ la organoj de SAT.

“Sennaciulo”

“Senn.” devas esti laborista gazeto informa. Laŭ sia enhavo ĝi tute ne devas imiti nacilingvan gazetaron (tion ĝi bedaŭrinde estis faranta lastatempe): ĝi ne enhavu ĵurnalistajn artikolojn politikajn, kiuj prezentas per si malbonan kopion de la granda gazetaro nacilingva. Por tio ni ne bezonas specialan esp.-lingvan organon. Se ni volas havi specialan organon, ni devas per ĝia specifa karaktero pravigi ĝian ekziston. “Senn.” estu gazeto tute novatipa. Ĝi tute ne enhavu belvortajn artifikaĵojn de ĵurnalistoj. De la komenco ĝis la fino ĝi estu verkata de laboristaj korespondantoj. La ĉeftemo de l’ artikoloj estu la konkreta, reala vivo de laboristoj en diversaj landoj.

“Senn.” estas organo de unuecfronta organizaĵo kaj tial ĝi devas esti tute objektiva. Ĝi prezentu objektive nur faktojn.¹) Komentojn politikajn, kritikojn, laŭdojn kaj mallaŭdojn ni ne bezonas (tion ĉiu el ni povas fari por si mem laŭ sia persona kompreno), des pli, ke tiaj “suplementoj” neeviteble estas ĉiam grandparte subjektivaj kaj pro tio ne povas utili al la plifirmigo de nia unuecfronto. Sed neniam estu rifuzata en “Senn.” artikolo, kiu enhavas objektivan informon pri faktoj, eĉ se tiu informo povus ne plaĉi al kelkiuj.

Pri ĉio supredirita devas atente zorgi la intertendenca redakta komitato, kiu konsistas el bonvolemaj unuecfrontanoj fidindaj kaj sinceraj.

“Senn.” enhavu ankaŭ SAT-rubrikon (informoj pri SAT-vivo kaj diskutejo) kaj kelkiam malgrandan esp-o-rubrikon (koncizaj informoj pri la “neŭtrala” esp-ista movado). (Daŭrigota).

¹) Pri tiu-ĉi punkto mi tute konsentas kun k-do E. Drezen, kiu diras: “Ne necesas, ke ni faru propagandon en SAT por niaj specialaj politikaj idealoj. Ni argumentu per faktoj. Ni citu sole la faktojn. La faktoj posedas mirigan econ de la klerigado, de la kulturigo.” (Vidu “Senn.”, n-o (53) de l’ 1. XI. 25.).

SCIENCA KRONIKO

En Leningrad oni eksperimentis novan metodon de kuracado de “ventra tifo”, kiu donis bonegan rezultaton. Dum ĉi-metodo vakcino el mortigitaj tifaj baciloj estas inokulita en sangon de malsanulo. Post inokulado stato de la lasta baldaŭ pliboniĝas, deliro ĉesas kaj komenciĝas resaniĝo.

*

Rusa Doktoro Manuilov dum siaj eksperimentoj je mineraloj eltrovis, ke unu grupo el ili respondas kiel virinseksa. Tio signifas, ke mineraloj ankaŭ povas havi ian seksan distingon kaj pruvas proksiman parencecon inter bestoj, kreskaĵoj kaj mineraloj.

*

Urbo kun 51 lingvoj

En la plej loĝata urbo de Hindio, Kalkutta, estas parolataj 51 lingvoj: hindaj, aziaj kaj eŭropaj. Pleje ampleksas la bengala lingvo, uzata en la komercado kaj scipovata de 513 000 homoj. Sekvas la hinda, adeptita de 365 000, la urda, 80 000, la gujarata, la asahma lingvoj ktp. La angla lingvo estas parolata oficiale de 50 000 eŭropanoj kaj hindanoj. Ĝenerale tiu fakto ne estas miriga; konsiderante, ke en Hindio ekzistas pli ol 100 naciaj idiomoj. — Kaj en tia situacio la homoj interfratiĝu! —

Ĉi-liniojn entenis la “Korespondento por germanaj Libro-presistoj.” Strange, ke la redaktoro ne per unu vorto mencias Esp-on, la solan interfratigilon. Sed estas konate: oni konstatas la fakton kaj tio sufiĉu. E. M. (1072)

La Centra Komitato de RKP komunikas, ke la nombro da aktivaj anoj de l’ KP en Sovetio atingis la 1. sept. 1925: 930 701 ĉe tiu nombro estas 114 990 virinoj.

*

Konsiliĝo pri Laboro kaj Defendo (Moskvo) asignis la unuajn monsumojn, necesajn por la preparlaboroj Volga-Dona-Kanal, kiu kunigas la basenojn de l’ maroj kaspia, azova kaj nigra, kaj komenciĝos ĉe la urbo Sarepto (Volgo).

*

Klimato de Siberio varmiĝas

Klimato de Siberio mirinde ŝanĝiĝas. Okazas senhalta kaj malfacile klarigebla varmiĝo. Meza temperaturo de plej malvarmaj monatoj (decembro kaj januaro) rapide kaj regule kreskas kiel montras jena tabeleto:

jaro januaro decembro
1922 —27,4 —18,2
1923 —21,7 —16,2
1924 —18,9 —17,3
1925 —14,4 —

Oni atendas, ke meza temperaturo de kuranta monato decembro same devas esti ĉirkaŭ 16⁰ aŭ 15⁰. La tabelo montras temperaturon de Irkutsk, kiu lokiĝas ĝuste en geografia mezo de Azio 365 metrojn super marnivelo.

La varmiĝo ne estas okaza ĉar estas sistemeca. Same oni devas noti, ke blovoj de vento ŝanĝis nek direkton nek forton sian. Pro malvarmaj vintroj ĝis nun en irkutska gubernio oni povis kulturi neniajn fruktarbojn. Sed nun la afero ŝajne povas ŝanĝiĝi. Senfinaj spacoj de Sibirio, dronantaj en senlima oceano — arbaro, povas fariĝi facile koloniigeblaj. Ĝoju proletaro — estonta mastro de l’ mondo!

*

Originala fiŝo de lago Bajkal

En lago Bajkal, kiu estas plejgranda en la mondo sensala lago, vivas tre interesa fiŝo nomata ruse golomjanko. La fiŝo vivas sole en Bajkal kaj nenie plu en la mondo. Ĝi havas tre kuriozan aspekton. Ĝia blanka korpo (ĉirkaŭ 15 c.) estas tute nuda, senskvama. Ĝiaj okuloj troviĝas en supro de kapo, brankoj — sur nuko. Ĝia buŝo estas ridige granda. La fiŝo tuta fluidiĝas, degelas kiel graso kiam ĝi trafas sur varman bordon, kies loĝantoj utiligas ĝin kiel ŝmiroleon por manoj. Ĝiaj latina nomo estas Comephorus baicalensis. Ĝia rusa nomo devenas de la vorto gólomenj, kiu signifas mezan, profundan, seninsulan (nudan) parton de lago. La fiŝo vivas malproksime de bordoj, en golomenj, nur en tre profundaj tavoloj de akvo kaj tial kutime elportas mirindan akvopremon.

Oni devas noti, ke la profundoj de Bajkal atingas 1370 metrojn kaj havas senŝanĝan temperaturon ĉirkaŭ 4⁰ laŭ Celsius.

La fiŝo mortas tuj kiam ĝi trafas en suprajn akvotavolojn de la lago.

Maksim Krjukov

— paĝo 6 —

DIVERSAĴOJ

SAT-konferenco

La SAT-konferenco de Rejnlando-Vestfalio okazos 17. de januaro 1926, posttagmeze je la 1. en la sindikatejo (Gewerkschaftshaus), Essen, Kastanienallee.

Tagordo:

  1. Referato de k-do Remers, Düsseldorf: “La laborista radio-internacio”.
  2. Referato de k-do von der Heid, Dortmund: “Ĉu klaskonscia laboristo estu ano de eklezio?”
  3. Referato de k-do Stankeviĉ, Niedermertz: “La homa loko inter vegetaĵoj kaj lia devo”.
  4. Referato de k-do Schwenk, Essen: “Fundamentaj taskoj”.
  5. Diversaĵoj.

K-doj! Vizitu grandamase tiun konferencon! Kunportu laboremon!

SAT., Essen

Virino kiel prezidantino de Tuthindia Kongreso

Sarojini Naidu, konata hindia poetino kaj verkistino, fervora agitantino de l’ hindaj naciistoj, estas elektita prezidanto de Tuthindia Kongreso, kiu nun okazas en Hindio. Salendra Gos, membro de l’ Unuiĝo de amikoj de libera Hindio deklaris, ke ĉi tio estas substreko de hindiaj postuloj liberigi virinon.

El ukrainlingva ĵurnalo “Visti”, Chikago, Usono.

De l’ redakcio. Kun ravo ni, SAT-anoj, observas tiel grandan kulturan kaj politikan progreson de Hindio. Tio pruvas, ke ankaŭ SAT-movado jam povas trovi en Hindio siajn fervorajn adeptojn. Do, ĉiuj SAT-anoj, kiuj povas havi rilatojn kun laborulaj hindianoj, penu por SAT-anigi ilin.

Sukcesa metodo por esperantigi partiajn organizaĵojn

Tre ofte ni povas legi pri diversaj varbaj kaj propagandmetodoj uzataj de niaj gek-doj. Tiel ankaŭ mi volas sciigi similan por alkonduki niajn varbantojn al taŭga vojo irenda por esperantigi kaj satanigi niajn partiojn kaj profesiajn organizaĵojn, kiuj ĝis nun ankoraŭ skeptike rigardas nian movadon.

Nia SAT-movado estas jam sufiĉe matura por liveri al la varbantoj kaj propagandistoj taŭgan kaj uzindan propagandmaterialon tiel mi interligiĝis kun kelkaj eksterlandaj k-doj, petante de ili aktualajn, politikajn raportojn, kiuj eble plej multe povus interesi niajn gvidantojn. Tiajn raportojn mi senlace tradukadis en ĉekan lingvon kaj alportis al la redakcio de nia taga gazeto, ofte oni forĵetis tiujn, sed de tempo al tempo tiaj raportoj ricevitaj pere de nia SAT-aparato aperis kaj tre interesis la legantaron, ke ili fine venis por demandi la redaktoron de kie venas tiaj raportoj. Tiu ĉi devis diri la veron t. e.: pere de Esperanto. Do ili finfine konvinkiĝis, ke esp. estas tre taŭga por la unuiĝo de l’ “Proletaro Tutmonda”. vidante, ke la skeptikismo de la gvidantoj jam malaperis, mi uzis ankaŭ propagandajn artikolojn, kiujn mi ĉiam aldonis al la raportoj senditaj redakcien. La redaktoro jam ne plu rifuzis publikigi ilin, ĉar rifuzinte propagandajn artikolojn li samtempe perdus la politikajn, kio domaĝus al li, kiu jam alkutimiĝis ricevi tian materialon interesan kiel ekz. la “Kiŝineva Proceso” el “Sennaciulo”. Do li devis vole ne vole aperigi ĉion kion mi al li portis.

Kaŭze de tio la laboristaj k-doj legintaj konstante raportojn pri Esp. kaj per esperantajn konvinkiĝis pri bezono de Esp. kaj komencis pripensi, meditis por la mondlingva afero, unu demandis alian koncerne E., kian signifon ĝi havas por revoluciulo ktp. ofte dum kunvenoj okazis debatoj pri E. kaj SAT sed mi silentis, la afero mem evoluis, nur al apartaj k-doj mi klarigis E. kaj SAT, kaj tiuj transportis la klarigojn pluen; tiel ke preskaŭ unu klarigis al alia ĝis fine mi vidis kaj konstatis la entuziasmon jam sufiĉe matura, mi decidis publike paroli pri ĝi. — Sekcio de ruĝaj metallaboristoj en Plzen (Pilsen) aranĝis kunvenon, dum kiu mi proponis la aranĝon de E.-kurso de la ruĝa sekcio. La gvidantoj mem preskaŭ parolis el mia buŝo kaj kion rekomendas gvidantoj oni ordinare plenumas, ankaŭ tiel okazis, disvolviĝis larĝa debato pri SAT kaj Esp. kaj mi estis devigita por ĉion klarigi, postuli apartan kunvenon, kiu nur traktos pri Esp. kaj SAT. Entuziasmo grandega regis, kiam mi diris, ke sovetregistaro pere de radio sendas E.-paroladojn. La sekcio decidis aranĝi nepre E.-kurson kun antaŭa kunveno de ĉiuj interesatoj, kie iu k-do aranĝos paroladon, tio verŝajne ankaŭ baldaŭ plifortigos nian SAT-movadon. La gek-doj provu imiti la metodon, eble ankaŭ ili sukcesos. Pilsen (409( [?]

Rim. de l’ redakcio. — Kun ĝojo ni akceptis kaj presigas tiun raporton. Ĝi pruvas, ke fakte nia peresperanta laboro estas plej efika poresperanta agitado, kaj samtempe ni servigas, laŭ nia fundamenta celo, nian lingvon al la proletaj organizaĵoj. Imitenda ekzemplo. Do ni petas vin, plej atenti la alvokon de la proleta presservo peresperanta en antaŭa numero, kiu alcelas organizi tiun laboron internaciskale.

KRONIKO

Ĉekoslovakio

Gablonz (Neisse). La ĉi-tiea Lab. Esp. Grupo ricevis, post energiaj penadoj kaj pledoj, flanke de la kom. frakcio de la komunumo subvencion de kĉ. 500. (La urba parlamento konsistas el 4 komunistoj, 2 socialdem. kaj 36 burĝoj). Imitinda ekzemplo por grupoj en aliaj urboj kaj lokoj.

Francio

Marseille. Post tro longa dormado, la SAT-anaro denove revekiĝas. La laborgrupo kunvenis 7. dec. por la renovigo de la estraro. Estis elektitaj kiel sekretario k-do Vabre Achille kiel helpsekretario k-do Ferrero Emile kaj kiel kasisto estis reelektita nia sindona k-do Rousse. Formiĝis tuj SAT-ana sekcio, kiu entenas 15 kamaradojn. K-don Ferrero oni elektis kiel peranton. Jen la adreso de tiu kamarado. Ferrero Emile, taglaboristo, 20 Rue des Convalescents Marseille. Ĉiuj SAT-anoj turnu sin al li por eventuala sciigo. Vigla propagando estos de nun farita por instigi la antaŭenemulojn lerni Esperanton, fariĝi SAT-anoj, kaj kreskigi la Marseille-an grupon tiel, ke ĝi baldaŭ superu la Lyon-an grupon. Tiel la lyonaj k-doj konstatas, ke ilia sekvinda ekzemplo estis fruktodona.

SAT-ano 1255

Holando.

Amsterdam. “De Tribune”, krom la jam raportitajn de Karotam ĉiutagajn komunikojn, nun ankaŭ sabate enpresas kurson, gvidatan de k-do Nutters. Due: Ni gajnas terenon ankaŭ ekster Amsterdam: du novaj anoj en Haarlem, kiuj klopodos rekolekti la membrojn de la iama sekcio de NFLE, kaj fondi se eble SAT-grupon. Trie: Wormerveer-a grupo de la Ned. Fed. de Lab. Esp-oj hodiaŭ vespere likvidacios. Nia k-do Woud en Wormerveer, la gvidinto de la grupo esploros la eblecon de fondo de SAT-grupo! Kiel vi scias ĉiuj anoj de nia grupo povas je kosto de la grupo, aliĝi al SAT, rezultato estas 11 novaj membroj en Amsterdam.

SAT-grupo en januaro komencos kurson por infanoj de ludĝardena asocio. Krom tio du kursoj por plenaĝuloj estas tenataj, el kiuj unu laŭ Petro. Ĵurnalo de Kompartio “Tribune” ĉiusabate havas kurson en Esperanto, gvidatan de k-do Nutters. En Amsterdam estas striko de stukistoj. Oni klopodos varbi stukistojn germanajn por “rompi” la strikon.

Jugoslavio

Split. Jugoslavaj SAT-anoj interkonsentis kaj decidis pli sisteme kaj pli akorde ol ĝis nun propagandi SAT-ideon, servi al la klasbatalo kaj vere informadi eksterlandon pri cirkonstancoj de tiu ĉi malfeliĉa terpeceto. En tia ŝtato multnacia, en kiu popolaj demagogoj komercas kun nacia unuiĝo, SAT-anoj devas esti, pli ol ĉiuj, interligitaj kaj unuanimecaj en unuigado de la laborantaj popoloj kontraŭ iliaj ekspluatantoj kaj nacisubpremegantoj.

La 16. de tiu ĉi monato k-do M. D. el Splito ricevis de la SAT-kooperativo menditajn librojn, sed la pakaĵo estis disvolvita ĉe la poŝto, kaj li tuj enkarcerigita. Post kvar tagoj de terura suferado da malvarmeco kaj malsatego li estis liberigita. Enkarcerigita de policestro kiel komunista propagandisto, kaj de ekzamenanta juĝisto forlasita, ĉar “ne havas sencon plu retenadi lin”. Tia estas la situacio en Jugoslavio, sed tamen, la batalantoj sulkigas sian sulkon spite al ĉio! — kiel diris Karlo Liebknecht.

Jugsatkor.

— paĝo 7 —

Litovio.

Kaunas. Ni jam regule ricevas “Sennaciulon” kaj “Sennaciecan Revuon”. Nia presorgano nun pli kaj pli interesigas niajn kolegojn-studentojn. Kelkaj niaj kolegoj-socialistoj komencis lerni Esp. kaj legi Sennaciulon. Precipe ilin ekinteresigis malgranda sciigo en “Lietuvos Zinios” — Litovaj Sciigoj aŭ Novaĵoj (taggazeto de plej granda opozicia partio en Litovio, de vilaĝanoj-popolanoj) tradukita el “Sennaciulo” pri okazintaĵoj en Litova universitato. En popolkleriga ĵurnalo (socialista) “Kultura” mi kelkfoje trovis tradukaĵojn aŭ eltirajojn el “S-ulo” aŭ “Senn. Revuo”. Do litovoj pli kaj pli ekscias pri SAT-ana Organizaĵo. nia kolego Karosa, kiu estis pro okazintaĵoj en Universitato enkarcerigita, en malliberejo eklernis Esp-on kaj eksciis pri S-ulo. Tie Esp-on gvidas unu kamarado kaj li havas grandan sukceson.

Sovet-Unio.

Kievo. La 28. de novembro dum ĉiusemajna kluba kunveno de esp-istoj vigle pasis raporto pri Ido. Bedaŭrinde promesinta ĉeesti ĝin idisto ne venis.

La 1. de decembro ĉe Ŝtataj Esperanto-Kursoj ekfunkciis literatur-historia rondeto por studo de originala esp. literaturo. La rondeto laboras laŭ laboratoria metodo.

En februaro 1926 dum Kieva “kontrakta” foiro estas aranĝota ekspozicio “Esperanto kaj komerco”. Ni petas ĉiulandajn kamaradojn sendi por la ekspozicio diversajn foliojn, prospektojn, reklamilojn ktp. laŭ la adreso: SEU-fako, Kiev (Ukraino), str. de Lenin 32, 23. — La 19. de decembro ĉe Ŝtataj Esp. Kursoj okazis ekzameno de supera grupo (meza inter la elementa kaj la pedagogia). El 10 ekzamenitoj 8 kontentige plenumis la ekzamenon kaj rajtas eniri pedagogian grupon. Inter la sukcesintoj estas la gesatanoj: k-dinoj Ajnbinder (5628), Brusilovska (5519), Hazina (5657), Landa (4749) kaj k-do Vail (5656).

728

Kojdanovo. Estas organizita esp-a kurso en ĉi-tiea pola lernejo (Sovet-Unio, Blankrusio, Minskij Okrug, Kojdanovo, Polskaja Ŝkola), kiel aparta sendeviga objekto Esp. lernas 25 geknaboj. Ilin plej forte interesas la ebleco de inter korespondado kaj interŝanĝo kun lernantoj de la tutmondo kaj pri tio ili petas ĉiujn lernejajn esperantajn kursojn.

Pskov. Lokaj esp.-istoj rekomencis esp. laboron. Dum septembro – novembro estis tri raportoj pri Esp-o. Jam estas organizitaj kursoj de Esp-o: 1.) en klubo de sovetkomercservistoj de nomo de k-do Tomskij 20 pers., 2.) fabriko “Ŝpagat.” (La Ŝnuro) 15 pers., 3) en gubernia Terkultura Fako 15 pers. kaj 4) ĉe la ĉelo de Komjunularo de Termezurista Teknikumo 20 pers. Estas esperoj, ke estos organizitaj esp. biblioteko el libroj de esp-istoj, kaj murgazet. Oni supozas fondi gub. Fakon de Esp.

La dezirantoj ricevos pri urbo mem, industrio, profesia, laborista kaj kluba vivo ktp. Skribu al supre menciitaj rondetoj. La lernantoj volas korespondadi kun eksterlandaj k-doj. La respondo estas garantiita.

SAT-ano (5353)

Saratovo. Ekgrupiĝis malgranda esperantmora rondeto, kiu eldonas manskribitan ĵurnalon “Saratova Rondiranto”. Partoprenas dume 8 esperantistoj precipe SAT-anoj. Eliras 2. n-o. Gvidas rondetan laboron k-doj: Kuŝkov, B., Sajapin, A. kaj Koŝelev, A. “Saratova Rondiranto” havas 3 tendencojn: pri nova esperanta revolucia religio, pri klasa laborista batalo, kaj pri sennacieco.

En Saratovo ekzistas 3 knabetoj, kiuj ricevis neniun bapton kaj oficiale havigis esperantajn nomojn: Stelverd’ Sajapin, 2 jaraĝa, Ribel’ Sulje, 3 monataĝa kaj Malmort Sajapin, 13 tagaĝa. Nia esperantmora rondeto estas zorganta nun pri kreo de la esperanta sennacieca rito de la infana bapto. Ni petas ĉiujn SAT-anojn, kiujn interesas la demando, skribu al ni viajn opiniojn pri la sennacieca bapto-rito. Ni antaŭe dankas ĉiujn, kiuj bonvolos sendi al ni la ŝatatajn montrojn kaj konsilojn pri la demando. Sendu viajn proponojn pri la bapto-rito al k-do Sajapin, A., laŭ la adreso: Rusio, Saratovo, str. Respublika d. n-o 28 loĝ. 6.

En estonto nia rondeto supozas inviti unu alilandan esperantiston (aŭ ino), tute ne sciantan rusan lingvon, por page edukadi esperantlingve niajn esperantistojn. Kiu deziras transloĝiĝi en Saratovon por tiu ĉi celo skribu al ni.

SAT-ano n-o 2985.

Vladimir. En loka regimento de l’ ruĝa armeo ekzistas de novembro esperanta rondeto, en kiu okupiĝas 24 k-doj, preskaŭ ĉiuj vicaj ruĝarmeanoj. Ĉiuj kamaradoj esprimas deziregon en estonto aliĝi SAT-on kaj havi eksterlandan interkorespondadon, precipe kun esp-istoj militservantoj. Nia kom. ĉelo ankaŭ tre dezirus, kun helpo de esp-istoj, kuniĝi kun ia eksterlanda ĉelo. Unu roto de l’ regimento, en kiu troviĝas multaj anoj de esp. rondeto jam irante vicare kantadas esp-ajn, revoluciajn kantadojn (“Forĝistoj ni”, “Ruĝarmeaniĝo” kaj aliajn). Komandon oni donas ankaŭ esperante. Skribu laŭ adreso: Vladimir, N. Obrazcovij polk al esp-a rondeto.

N. Korolev (5368)

Verku pli koncize viajn raportojn.

Vintro

Ventegas. Malvarma vento. Griza la ĉielo. Kaj krepusko dum la tuta tago.

Iumatene la ŝanĝo. Blanka tuko kovras la teron. La arboj kaj bariloj estas kvazaŭ pudritaj. Sur la tegmentoj estas nevidigate la tuta tegolaro. Kaj ankoraŭ la neĝeroj tradancas la aeron. Senkompate ili fiksiĝas sur ĉio, estanta eksterdome.

La proletoj plirapidigas la paŝojn al la laborejo. Ili sentas malagrable la malsekecon tra la malfirma vesto. Kaj kelkies vizaĝo, montranta ĉiam esprimon de plej ega sufero, ekŝajnas pli serioza ankoraŭ. — Vintro pliiĝo mizera!

De tago al tago pliiĝas la malvarmo. Ĉifonvestita virino tiras veturileton tra la strato, entenante karbon. Devas esti iom por ne mortfrosti, ŝi diras alparolate de konatino. Samtempe veturilego estas antaŭ belega vilao. Konstante kelkaj viroj endomigas korbon post korbo plenkarban. La okuloj de l’ virino sopireme rigardas. Kaj momenton ŝi enpensiĝas varmajn hejmojn, kie neniu sentis la akrecon de l’ vintro. Tiam ŝi plutiras, tien, kie la fenestroj estas dense glaciumataj kaj tusado aŭdiĝas de malsane vegetantaj homoj. —

Nepreta konstruaĵo. Malvarma vento blovas tra la nudaj lokoj. La laboristoj videblaj tie nun senlabore vagas en la vintra malvarmo. —

Frosttremantaj stratbalaistoj. De tempo al tempo ili svingas la brakojn en la aero por malridigigi la sensangajn korpomembrojn.

En la larĝaj stratoj de l’ interna urbo homamasoj interŝoviĝas. Elegante vestitaj gesinjoroj. Hundeto zorge envolvita kelkfoje trotas apude. Kaj inter ili iuj penas disflankigi la neĝon. Ĝi ja tre ĝenas la moŝtojn. — Iu falas. Insultoj eksonas: “Skandalaĵo! Kiel senskrupule oni laboras!” —

Tintado aŭdiĝas. Rasaj ĉevaloj. Lukse ili estas ornamitaj. En la glitveturiloj sub feloj komforte sidas homoj. Kontente la okuloj el la sanaspektaj vizaĝoj ĝuas la stratan bildon. Kaj aliaj, ŝovantaj pene ĉareton rapide cedas flanken.

La kafejoj estas plenokupataj. Agrabla varmo miksata kun la bonodoro de kafo fluas el ili. Almozpetuloj surtere sidas ĉe l’ pordoj. Ili sentas la varman aeron kaj flaras la kafon. Kelkiam iu ĵetas kupromoneron en la ĉapelon kun konvinka mieno de sia bonfaremo. La aliaj plenkonscias, ke donacoj ja nur plinombrigas tiajn sentaŭgulojn.

Altaj fenestroj de grandmagazenoj. Malantaŭe varmiga vestaro. Homoj enkaj eliras. Sed ĉiuj bonstataj. La proleto plue devas porti ĉifonojn. Neniu atentas ilin. Nur la vintra morto kompateme iafoje elsuferigas la plej grandajn viktimojn de l’ socio, fosante al ili molan tombon en la neĝo. — Sed varmaj hejmoj de l’ riĉuloj, zorge envolvitaj hundoj, okupataj kafejoj kaj plenvaraj magazenoj. — —

— — — — — — — — — — — — — — —

Suno de l’ printempo! Leviĝante por silentigi la vintran ventegon kaj krevigi la glacion, penetru ankaŭ en la cerbojn de l’ homoj degelante la glacion de kiu estas ĉirkaŭata ankoraŭ kelkies konscio.

E. Meyer (1072)

— paĝo 8 —

LA LERNANTO

SUPLEMENTA PAĜO AL “SENNACIULO” N-o 5 — 17. DEC. 1925

Nur tiu meritas liberecon kaj la vivon, kiu konstante per batalo devas akiri ilin.

La ĉevalvetkurado

Vera historio.

Du amikoj, Levi kaj Cohn, vojaĝis per fervojo tra Polio. Survoje Levi diris: “Cohn, mia amiko, jam longtempe ni vojaĝas, tio nun komencas fariĝi enua. Ĉu ni ne povas ludi ion? Sed ni posedas nek kartojn, nek ludkubojn.” — “Sennecese Leviĉjo”, respondis Cohn, “ni tamen povas ludi; ni ludu ĉevalvetkuradon.” “Sed Cohn, ĉevalvetkuradon tie ĉi en la kupeo? Ĉu vi estas freneza?” “Paciencigu vin, Leviĉjo, ni nun preparos ĉion, kion ni bezonas por la ludo. Atendu, komence ni faru la hipodromon.” Li prenis ruĝan krajonon kaj faris du dikajn liniojn en interspaco de unu metro sur la benko. “Vidu nun nian hipodromon, tie estas la starto, tie estas la celo. Nun ni iras en la “ĉevalejon”, en nian “marstalon” por elekti bonan kurĉevalon”.

Cohn malfermis la vestaĵon kaj tenis sub la ĉemizo. Post longa serĉo, li eltiris “ĉevalon kun ses piedoj.” “Vidu, Leviĉjo, estas ĉevalviro. Ĉevalviro havas varmegan temperamenton, li estas bona kuranto, li certe gajnos la kuradon.” — Admirinde Levi vidis tion kaj diris senkuraĝe. “Nun ankaŭ mi iras en la ĉevalejon, certe ankaŭ mi trovas ĉevalon”. Li pli longe serĉas ol Cohn. Fine li eltiris belan, blankan “ĉevalon”. “Vidu Cohn, estas ĉevalino. Ĉevalino nome ne estas temperamentema, sed ŝi posedas persistecon, tio estas bona emo por ĉevalo.” “Kia estas ĉevalino” pensis Cohn, sed li diris: “Ni nun havas ĉevalojn, nun ni komencu la kuradon. Al la starto.” — Ili metis siajn ĉevalojn al la starto, Cohn kalkulis: Unu, du, tri kaj la ĉevaloj kuris. Komence, la ĉevalviro, per varmega temperamento bone kuris kaj baldaŭ li gajnis grandan profiton pri la ĉevalino. Cohn, feliĉega pri tiu ĉi sukceso plifoje ekvokis: “Antaŭen, antaŭen Herkulo, la celo ne estas plu malproksima”. Sed kiel ofte en la vivo, tiel ankaŭ nun: La persisteco venkis pri la temperamento. La fortoj de la ĉevalviro baldaŭ laciĝis kaj la distanco inter la du ĉevaloj fariĝis pli malgranda. Nun Cohn elektis aliajn vortojn por stimuli sian ĉevalon: “Ĉu vi volas antaŭen, vi fiĉevalo!” Ofte li levis la manon por puni la Herkulon, sed tiu ĉi estis malpermesita. Malrapide sed certe la ĉevalino de Levi regajnis la perditan distancon kaj fine, per tri ĉevallongoj, ŝi faris la kuradon. “Hura venko!” elvokis Levi, “mia ‘Monna Vanna’ gajnis la grandan premion. Cohn, amiko, mi bedaŭras, tio kostas kvin markojn.” —

“Sed mi postulas rekompencon”, protestis Cohn, “mia Herkulo ne konis la hipodromon, ĝis nun li nur kuris sur mola fundo.” — La dua kurado komenciĝis. Herkulo, simile kiel ĉe la nuna kurado, komence bone kuris, sed alveninta en la mezo, li haltis. — “Bedaŭrinde amiko, tio ankaŭ kostas kvin markojn.” Cohn koleris. “Antaŭen Herkulo, la lasta kurado kostas la honoron de mia marstalo.” Sed Herkulo ne volis plu kuri, liaj fortoj estis elĉerpitaj. Malrapide, sed persiste ‘Monna Vanna, atingis la celon. Levi enmetis la dekkvin markojn, tiam li aminde prenis sian ĉevalinon kaj metis ŝin sub la ĉemizon. “Monna Vanna, vi estas bona raso, vi nun fariĝas la patrino de mia marstalo”. Cohn, per unua pugnobato mortigis la belegan Herkulon. “Fiĉevalo mizera! Tio okazis al mi maljuna sporthomo. Kiam mi alvenos al Varŝavo, senprokraste mi aĉetos novan rasĉevalviron por nobligi mian marstalon.”

M. Schmidt, Mannheim.

Pro nur unu dolaro

Mia mono estis for, vere, sen centimo mi staris sur la strato en Denver en la ŝtato Kolorado. Neniu volis dungi min. Mi provis ĉion. Ĉion mi frapis, mi kuregis, perdis preskaŭ miajn krurojn. Sed ĉie estis dirita: “Ni ne bezonas vin.”

Fine mi renkontis bestejan posedanton, kiu vizitis ĉiujn urbojn de la nordamerika okcidento. Li bezonis viron, kiu povis fari “ĉion”. Mi estis lia viro, ĉar la malsato reflektis el miaj okuloj — mi devis, ĉar mi ne havis alian elekton. Sed kion li proponis al mi; tiu fripono estis tro malica eĉ por Ameriko; mi devis esti enkudrita en haŭton de tigro, poste iranta en kaĝon al vivanta leono. Lia malfalsa tigro mortis. Sed li estis anoncinta ĝin, do li devis montri tian je ĉia kosto. La fripono mensogis, ke lia leono estas maljuna, apatia, duone blinda kaj tiom bonnutrita, ke ĝi eĉ ne turnos sin por rigardi min.

Mi ne havis sufiĉan kapablon anstataŭi tigron, rezignis longtempe, sed la fino de la kanto, ke mi estis preta eniri la kaĝon pro nur unu dolaro. Promesite, farite. Depost tiam mi scias, kion signifas timego. Kiam oni estis kudrinta min en la felon, mi estis ŝovita en la kaĝon. La rigardejo estis okupita plene kaj la popolo el Denver alĝojegis min, kvazaŭ mi estis fame konata aktoro, tamen mi nur estis malsata kaj timega.

Unue la leono ne moviĝis, sed fine ĝi levis la kapon kaj skuis la hararegon. Ĝi estis belega besto; poste ĝi ekstaris kaj alkuris min. Mi fermis la okulojn, mi volis krii, sed mi ne povis. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mia gorĝo estis firmŝraŭbita; mi ne kapablis ekaŭdigi min. Se mi ankaŭ ne vidis ion, tamen mi aŭdis ĉion. Mi aŭdis, kiel alproksimiĝis la infera bestego. Mi aŭdis, kiel ĝi murmuris, mi aŭdis la mallaŭtan sonadon de ĝiaj piedegoj sur la planko de la kaĝo, kiel ĝi vipis al si la flankojn. Iom post iom ĝi alproksimiĝis, ĝi jam estis tre proksime ĉe mi, mi sentis, ke ĝi tuŝis min per ĝia piedego, mi sentis ĝian varmegan spiron kaj — mi aŭdis, kiel ĝi flustris al mi: “Ĉu la fripono ankaŭ al vi nur donas unu dolaron?”

Tradukis el germana (1378)

Laboristoj

Moiseo Nadir

La laboristoj. Ĉion ili aneksas. Kien nur vi vin turnas — estas ili. La mondo estas plena je la deŝiritaj ĉifonvestitoj. Ili disvastiĝas ĉiam pli kaj pli tra la tuta terglobo. Por la nobela, por la nelaboranta homo kun aristokrata sango, baldaŭ mankos loko. Kien vi iras kaj kie vi staras, renkontas vi nurajn laboristojn. Ili okupas ĉiujn lokojn sur kaj sub la tero kaj la aristokrata la ekskluziva homo kun la alta ĉapelo devas stari kaj rigardi. Rimarku nur. Ĉiuj plej bonaj lokoj en la karbminejoj, estas okupitaj de laboristoj. Ĉiuj altaj tegmentoj de nefinitaj domoj estas aneksitaj de laboristoj. Ĉiuj vagonarfabrikoj estas plenaj de ili. Kaj eĉ sur la batalkampoj kie oni okupiĝas per fabrikado de favora patriamo kontraŭ la malamiko, ankaŭ troviĝas grandega amaso da laboristoj. Kaj eĉ la metalfabrikoj estas plenigitaj de simplaj laboristoj. Ĉie ili estas. Kien vi fiksas rigardon — nur laboristoj kaj laboristoj. En la subteraj vagonaroj. En la sulfurfabrikoj. Sur la kampoj. Sur la finaĵoj de plej altaj konstruaĵoj. Sur la ŝipoj kaj sub ili. Eĉ sur la ankoraŭ nefinitaj pontoj rampadas ili. Eĉ en kanaloj kaj defluiloj ili troviĝas. Ĉie, ĉie, estas nur laboristoj kaj laboristoj. Kaj ĝuste tiam kiam vi kuŝiĝas vian kapon sur la silkajn kusenojn kaj volas dormi, sonoras li ie per martelo, aŭ li bruas per hakilo, aŭ li boras per borilo, aŭ li defalas de sur alta konstruaĵo kaj eldonas ne kulturatan krion. Abomena anaraĉo — la laboristoj.

El la juda M. Tuler

Humoro

Al Rotŝild venas pola judo petante pri iu okupo. Ĉio estas okupata. Tiam proponas la judo al Rotŝild, ke li fariĝos lia konsilanto. — Bone tiam mi vin akceptas. Vi ricevos 1000 kr. gajon (monata salajro). Monatoj jam pasis kaj la judo ankoraŭ eĉ ne movis la fingron. Konfidanto pri tio atentigas Rotŝildon, kaj tiu vokas la judon riproĉante al li, ke li ĝis nun nenion, tute nenion faris. Ho mi petas, mi estas via konsilanto, sed vi ĝis nun ne demandis de mi konsilon. — “Jes, vi estas prava” diras Rotŝild kaj cerbumas promenanta en la ĉambro. Fine li haltigas kaj diras al la judo: Do konsilu al mi, kiamaniere mi povus vin deskui (perdi).

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 69, 21-a de januaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 17 (69) — APERAS SEMAJNE — 21. Januaro 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

EL KORO DE AZIO

(Mongolio kaj Burjatio)

Ekstera Mongolio kun apuda Burjatio lokiĝas inter Ĉinio kaj Sovetio ĝuste en geografia mezo de Azio. Mongolio areas ĉirkaŭ 1½ milionojn da kv. kilometroj, sed havas nur 700 000 loĝantojn, kies kvanto restas senŝanĝa jam dum multaj jarcentoj pro plua manko da paŝtejoj. La manko haltigis pluajn progresojn de mongoloj.¹) Tial ili komencas ŝanĝi sian paŝtistokupon, kiu ne povas kontentigi pluan loĝantaron. Ili komencas terkulturi kaj atente rigardas la ekzemplon de industrio en najbara Sibirio²) por imiti ĝin. Vole nevole Mongolio eliras komunehoman vojon de industriiĝo.

[BILDO p.1 | 18,48,77,79] Poŝtkarto kun foto: mongola-burjata familio staranta antaŭ sia felta jurto en la stepo; supre manskribe «Leganto, la familio salutas vin el senfinaj stepoj de progresanta Mongolio. 12/12 25 j.», poŝtmarko «20 cents» dekstre supre; sub la foto rusa presita subskribo «Юрты бурятъ Читинскаго уѣзда, въ степи.» kaj manskribe «Tipa mongolo-burjata familio ĉe sia portebla feltodomo.»

Kaj responde ŝanĝiĝas emoj, moroj kaj ideologio aŭ mondkompreno de mongoloj.

Antaŭ nelonge Mongolio estis absoluta teokrata monarkio tute simila al tiu de mezepoka Eŭropo kun tiamaj papoj — monarkoj. Religio plene posedis cerbon kaj volon de mongolo. Ĉirkaŭ duono da tuta viraro estis “dediĉita al dio” t. e. monaĥigita.

Sed post morto de lasta monarko somere de kuranta jaro mongoloj jam estas certaj, ke “surtera dio” ne reenkorpiĝos plu. Mongolio fariĝis respubliko. Influo de eklezio estas ege limigita. Mongoloj kreis tre potencan popolan partion, kiu estras politikan kaj spiritan vivon de la lando. La partio havas radikalan programon, kiu penas imiti tiun de rusa kompartio. Ĝustadire la partio nur konkordigas siajn agojn kun rusa kompartio en la grado, kiun permesas preskaŭ senindustria vivo de mongoloj. Mongolio utiliĝas politikan kaj ekonomian sperton de pli aĝaj najbaroj. Aperas jam proletaro. Ĉefurbo de Mongolio Ulan-Bator-Ĥoto jam havas profunuiĝon de laboristoj kaj oficistoj (ĉirkaŭ 600 homoj). En mezo de novembro okazis tutmongolia kongreso de Junulunio kaj en oktobro konferenco de virinoj senpartiaj. La kongreson ĉeestis 109 delegitoj, plejparte ojratoj — mongoloj el okcidentaj provincoj, kie manko da paŝtejoj sentiĝas plej akre. La kongreso salutis Internacian Junulkomunion kaj laboros 10 tagojn laŭ la ordo: 1. La internacia kaj interna situacio de Mongolio, 2. internacia junulmovado, 3. raporto de Centra Komitato, 4. raportoj de branĉoj de Unio, 5. Organizaj aferoj, 6. politikkleriga laboro, 7. soci-politika laboro, 8. pionir-movado kaj 9. elektoj.

La konferencon de virinoj ĉeestis 140 delegitinoj. La konferenco salutas Kominternon certigante, ke virinoj de Mon-

¹) Nuna privata sistemo de produktado same haltigas pluan progreson de Francio. ²) Oni tute senbezone kripligas la nomon de la lando skribante Siberio anstataŭ Sibirio. Oni malsprite francigas ĝin. En origina lingvo oni diras Sibirj, sed ne Siberj.

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

golio gvidataj de Komintern nepre sukcesos eliri sur luman vojon de Socialismo.

Najbara Burjatio (ĉirkaŭ Bajkal-lago) havas nur 500 000 loĝantojn, el kiuj duono estas rusoj. Profunioj de Burjatio ekzistas nur du jarojn, sed bone progresas. En pasinta jaro ili havis 11 000 anojn, en la nuna 14 000 anojn. Meza salajro de laboristo en 1924 estis inter 32½ kaj 40½ rubloj. En nuna jaro ĝi estas inter 30½ kaj 45½ rubloj. Bedaŭrinde en tuta Burjatio estas ĉirkaŭ 1200 senlaboruloj. 700 el ili en ĉefurbo de Burjatio Verĥne-Udinsk. Tamen ilia nombro rimarkeble malgrandiĝas.

Mongolio, Burjatio kaj irkutska gubernio estas ligitaj per ŝipireblaj riveroj Selenga’, kiu fluas en lagon Bajkal, kaj Angara’, kiu fluas el Bajkal en riveregon Enesej’. Preskaŭ tuta varŝanĝo inter tri nomitaj regionoj okazas per ĉi riveroj. En nuna jaro estis kreita speciala ŝtata ŝiparo de Selenga (10 vaporŝipoj kaj 20 barkoj), kiu funkcias sendeficite. Sole el ĉefurbo de Mongolio estis transportitaj ĉirkaŭ 10 000 000 kilogr. da feloj- kaj lanoj. Ensume dum nuna jaro per Selenga, Bajkal kaj Angara’ estis transportitaj ĉirkaŭ 29 000 000 kilogr. da varoj kaj 15 000 homoj. Plej gravaj centroj de Mongolio Kobdo, Ulasutaj’ kaj Krasnij estas telegrafe ligitaj kun sia ĉefurbo. Tra timiga dezerto Gobi nun tute regule cirkulas ĉirkaŭ 200 aŭtomobiloj kaj super ĝi ekflugis aeroplanoj. En ĉefurbo de Migrulio nun ekzistas publikaj manĝejoj, kie oni povas tagmanĝi por 50 kop. same kiel en Irkutsk, Moskvo aŭ Parizo.

Tutmonda proletaro, vi vidas, ke eĉ la plej malprogresintaj mongoloj, per kiuj timigas vin viaj burĝuloj, eliris sur vojon de komunhoma kulturo. La fakto tute garantias vin kontraŭ ĉingizĥanismo de “barbaroj”. Kuraĝu, mondanoj, ĉar platigata estas via vojo al Novo! — M. Krjukov.

Soldata vivo en Ĉekoslovakio

La militoficejoj en Ĉekosl. Resp. eldonis statistikon pri sanecaj cirkonstancoj de la soldatoj. La plej interesaj estas ciferoj pri memmortigoj, kiuj vidigas, ke la plej multe da soldataj mortoj kaŭzas memmortigoj.

En la jaroj 1921—22 mortis 628 soldatoj, el tio 101 (16%) pro memmortigo: 1922—23 mortis 466 soldatoj, el tio 110 (23%) pro memmortigo; 1923—24 mortis 399 soldatoj, el tio 96 (24%) pro memmortigo. Preskaŭ unu kvarono faras memmortigojn kaj ties procentoj konstante kreskas. La militoficejoj eldonis statistikajn ciferojn sed multe pli interesus, se ili publikigus la kaŭzojn de la memmortigoj.

Laŭ la gazetaj raportoj plej ofte kaŭzas memmortigojn ĉikanado, flanke de estroj kaj malbona traktado al la soldatoj.

El kom. gazetoj “Pravda”, Plzen, Ĉekosl. 5194.

La salajrbatalo de l’ instruistoj en 1925

La jus finiĝinta jaro estas por la tuteŭropa instruistaro sufiĉe riĉa per bataloj kontraŭ la ŝtata senzorgemo rilate al la ekonomia situacio de la instruista laboristo.

Kiu do asertos, ke mastro ŝtato estas plej bona dunganto kaj ke la instruistoj ne havas saman socian kondiĉon, kiel la aliaj laboristoj ekspluatataj de kapitalo?

La salajrbatalo furiozis en Belgio, Francio, Anglio, Polio, Svedio ktp. . . . kaj bedaŭrinde nur en unu lando, Belgio, instruistoj sukcesis atingi siajn postulojn.

Plian fojon ni konstatas, ke nur forta protesto kaj batalema organizo de l’ instruistaro laŭ modelo de la laboristaj sindikatoj sukcesas atentigi la ŝtaton pri la mizera situacio de la “kolumproletarioj”, kiaj ni estas. La belgaj gekolegoj dankas la sukceson al la agitado de la “Centralo de la instruistaro socialista”. Ili sukcesis voĉdonigi salajron bazitan sur la antaŭmilita valoro (sama ekonomia valoro, kiel antaŭmilite) kun tiel nomita “movebla skalo” (varia aldono) varianta laŭ la gradeco de la ekonomia indekso.

En Anglio, tiu lando, kie voĉdonas la virinoj, sed kie la instruistinoj ricevas salajron nur ⅔ valoranta tiun de la instruistoj la registaro reduktis per 5% la instruistinan salajron. Tion ĝi povis fari pro la nebatalemo de la instruista amaso kaj pro la krima sinteno de la direktorara asocio favorinta la malpliigon. Kiam do okazos la internacia kontaktiĝo de la instruistinaj grupoj por informiĝi pri la netolerebla situacio de salajra malplieco ĉe kelklandaj instruistinaroj: Anglio, Svedio, Svisio, Holando . . . Se laboro egalas, tiam egalu salajro.

En Polio la reakcia registaro jus malpliigis la instruistan salajron per 5% kaj eksigis 20 000 ŝtatoficistojn. Kompreneble, pro la politika situacio, la instruistoj ne povas efike protesti, sed bolas ilia kolero. Ĉu malprave ili sin turnas al laboristaj organizaĵoj kaj al ideoj de la proletariaj amasoj, ĉar ili finkonstatas, ke brava partopreno en la socia lukto povas plibonigi ilian situacion.

En Francio, la instruistoj estas tre malkontentaj: La Bloko de la Maldekstruloj estis antaŭ 20 monatoj promesinta, ke ĝi altigos la mizeran salajron de la ŝtatoficistoj. Ili tion promesis por ekposedi la regadon. Dank’ al grava helpo de la “Ŝtatoficistara Federacio”, kiu kunigas ŝtatoficistajn sindikatojn el ĉiuj fakoj, la Maldekstra Bloko (radikalistoj kaj socialistoj) triumfis en la parlamentaj balotoj kaj sukcesis ekregi. Sed ĝis nun la ŝtatoficistoj estas primokataj. Oni voĉdonis malmultegan aldonon kaj nur parton donis en 1925; kaj dume la vivkosto altiĝas duoble pli rapide ol malaltiĝas la franka valoro.

La instruistaro amaso grupigita en la Nacia Sindikato, de kelkaj monatoj aliĝis al la konfederacio ĝenerala de la laboro (apartenanta al Amsterdama Internacio). Ĝi konsistas el pli ol 70 000 anoj. Ĝi estas tiel malkontenta, ke oni preparas agitadon kaj proteston kaj eĉ strikon kontraŭ tiu sama registaro, kiun la ŝtatoficistara federacio helpis dum la balotoj de 1924.

La granda kulpo de la Nacia Sindikato kaj de la tuta Ŝtatoficistara Federacio estas, ke stulte ili fidis al burĝa bloko kun moderna maldekstra formo kaj ĉesigis la agitadon kredante, ke la salajraltigon ili tuj ricevos. Pro ilia naiveco ili malsukcesigis la bone preparitan agadon de 1924 per mitingoj kaj strataj manifestoj. La strutoj sin ĵetas en dens-arbaĵon por ne vidi la ĉasiston.

Estas vere, ke salajraltigon akiros instruistaro nur se ĝi uzos verbataleman sindikalistan metodon, nur se ĝi eltiras perforte tiun salajraltigon de la burĝa registaro. La kapitalistaj ŝtatoj estas en la nuna postmilita epoko tro bone armitaj administracie kaj organize kaj estas nun senvaloraj la malnovaj metodoj pri timemaj postuloj (pliĝuste: petoj) de la instruistaro. Oni ne bleku, kiel ŝafoj, sed oni montru dentojn kaj mordu!

En la plejmultaj eŭropaj landoj la instrulaboristoj fine vekiĝas, fine konstatante, ke ili apartenas socie kaj kore al proletariaro.

Kiam la ĉeka registaro aŭdacis redukti per 25% la salajron de sia instruistaro, la ĉeka kolegaro kolere protestis kaj dissendis en la tuta mondo civiliza alvokon pri tiu kruela ago de registaro sin asertanta kultura.

Sed tiuj nur vortaj protestoj atingas nenion; kaj la eŭropa instruistaro de la milito uzas de tempo al tempo la malkaŝe klasbatalan taktikon per mitingoj kaj striko.

En Anglio, Portugalio, Rumanio, Belgio, Italio ktp. . . ., la instruistoj uzis plensukcese strikon daŭrintan de unu horo ĝis kvar monatoj.

Jen la rimedoj, kiujn la francaj instruistoj uzas por agiti pri salajraltigo aŭ pri amnestio kaj reoficigo de suspenditaj kamaradoj, kun helpo de la aliaj ŝtatoficistoj.

  1. Organizo de kartelo kun la aliaj ŝtatoficistoj por komunaj postuloj. La kartelo estas provizata de riĉa kaso, kaj eldonas afiŝojn, organizas mitingojn, ktp. . . .

  2. Organizo de agitado per gazetaro progresema. La celo estas akiri favoron de la publika opinio sen kies helpo ĉia agito estas vana. Ĉefe helpas la laboristaj gazetoj.

  3. La afiŝoj kaj alvokoj al publiko ne estas iaj “ĝentilaj” petoj, sed senkompataj atakoj kontraŭ registaro, kiu elspezas la publikan monon favore al nur unu klaso socia: la burĝa. La publikinstrua buĝeto estas komparata al tiuj de la armeoj, de la kolonioj, de la Eklezioj, ktp. . . . Se la financa situacio de la ŝtato estas kriza, eĉ bankrota, ne estas la kulpo de la instruistoj; riĉuloj vivas en hontinda lukso kaj ĉiam estas favorataj en la impostoj.

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

  1. Mitingoj estas revoluciemaj. La parlamentanoj estas invitataj ĉeesti kaj sin defendi. Ili neniam ĉeestas kaj sendas sensignifan letereton aŭ nenion; sed ili estas akre kritikataj. Mitingo en tiel nomata “fermita vazo” t. e., interna de salonego trafas nenion tial la instruistoj fine de la kunvenoj amase manifestas sur la stratoj, kiel laboristoj en la unua de majo. La riĉaj burĝoj ĉe siaj fenestroj rigardas koleran popolon kaj timas.

Antaŭ du jaroj, kiam la tuta ŝtatoficistaro postulis altigon de 1800 frankoj jare, en mia urbeto preskaŭ 2000 ŝtatoficistoj kriegis sur la strato: 1800! 1800! piedfrapante kaj eĉ multaj kantis la internacion. En Parizo, okazis grandiozaj manifestoj.

Ĝis nun en Francio ne okazis striko, sed tre kredeble ĝi okazos en 1926, se la registaro ne konsentos en ilia tuteco la promesojn pri salajraltigo.

Tre naiva estas en la nuna epoko la instruisto, kiu ankoraŭ imagas, ke li ne apartenas al la proletaria klaso kaj ke sen lukto li akiros salajran plialtigon de kapitalista ŝtato. Malfeliĉa instru-laboristo, rompu mem viajn ĉenojn!

Marcel Boubou (Francio)

Evoluo de la tekniko

Jam ofte aperis artikoloj pri la evoluo de la tekniko kaj senlaboreco. Tio pruvas, ke super la laboristaro flugpendas io maltrankviliga; la laboristoj sentas tion kaj esprimas siajn konkludojn en artikoloj.

Ni nur rememoru, kiom da laboristoj nutris sin per mana teksado — kiam la teksmaŝino estis eltrovita ne la dekono povis esti dungita kaj de tiu dekono restis eble nur la duono post pluaj dudek jaroj!

Kiom da laboristoj perlaboris sian panon per farado de ŝraŭboj — venis la maŝino kaj la efikon sentis la proletoj! Hodiaŭ ekzistas jam maŝinoj, kiuj faras la ŝraŭbojn tute sole, tiamaniere oni bezonas por eble 2—3 maŝinoj nur unu laboriston, kiu observas la funkciadon de la maŝino.

Kiom da laboristoj povis trovi sian panon ĉe la komunumoj, kiam ili estis maljunaj (ofte estis ilia sola savrimedo kontraŭ la malsato)! Ili estis dungitaj kiel lantern- aŭ stratpurigistoj. Hodiaŭ la komunumoj lumigas per elektra forto kaj balaas la stratojn per aŭtomobiloj, kiuj ŝprucas kaj balaas rapidege!

Kiom da muzikistoj perdis sian panon per radio?

Tiuj ekzemploj, kiuj estas nur kelkaj el kelkaj miloj, pruvas, ke per la evoluo de la tekniko minacas al la laboristaro fakte grandega danĝero kaj tiu ankoraŭ pligrandiĝas de tempo al tempo, ĉar la kapitalistoj penas farigi la laboron per maŝino, unue, ĉar la laboro kostas preskaŭ nenion, due, la maŝinoj ne bezonas pagitan libertempon. La malpliigo de la kostoj devus aperigi malaltigitajn prezojn de vivnecesaĵoj — sed la kontraŭo okazas — do, la kapitalistoj enpoŝigas la ĉe laborforto ŝparitan monon. Pro tio estas tute klare, ke la kapitalisto vidas kreski la profiton per uzado de maŝinoj. Sub tiuj kondiĉoj la laboristoj estas la perdantoj kaj oni ankoraŭ ne povas imagi, kia danĝero minacas!

Fakto estas, ke en ĉiuj landoj regas terura senlaboreco — kaj oni ne povas ŝanĝi tion. Oni nur babilas ĉiam, ke eksporto mankas. Kien? Ĉiu lando havas superfluajn laborfortojn kaj ne povas permesi, ke la senlaboreco ankoraŭ pligrandiĝu! La kaŭzo estas, ke la plej grandaj, ĝisnunaj eksportlandoj (Hindio, Ĉinio ktp.) paŝo post paŝo entute ne estos landoj, kiuj vendos aĵojn de Eŭropo, ĉar la kapitalistoj bone flaris, ke tie oni povas havigi pli malmultekostan laborforton! Do ekzistas ankaŭ la danĝero, ke post tempo oni eksportos el Hindio al Eŭropo!

Nun estiĝas la demando, kiamaniere sin defendi kontraŭ tiu danĝero? Ankaŭ en tiu rilato jam estas proponoj faritaj, sed ili ankaŭ taŭgas. Kamaradoj proponas detrui maŝinojn, aliaj lasi evolui la teknikon kaj poste forpreni la maŝinojn de la kapitalisto. Bone, sed ĉu tiu forpreno povas helpi al la senlaboruloj? La fondo de la socialista ŝtato havos jam ĉe la lulilo la malkontentecon, ĉar ankaŭ tiam la maŝinoj fabrikus pli, ol la homaro bezonas — bedaŭrinde ankaŭ uzante nur kelkajn homojn. La mizero, kiu nun ĉiam pligrandiĝas, restos la aldono en socialista ŝtato — kaj tion ni ja ankaŭ ne volas.

Tiu temo estas tre interesa kaj tuŝas la viveblecon de ĉiu laboristo, pro tio estus inda, ke la gekamaradoj sciigu iliajn opiniojn en tiu rilato. — 2135-Vieno

Tutplena Kunsido de Blankrusia Centra Komitato de MOPR (IRH)

Mopr (IRH) ekzistas en Blankrusio de novembro 1923 jaro. Kvanto de ĝiaj ĉeloj kaj membraro kreskis de 223 ĉeloj kaj 44 400 membroj, I./X.-24 jaro ĝis 953 ĉeloj kaj 95 700 membroj, I./I.-25 jaro 2097 ĉeloj kaj 160 000 membroj, I./XII.-25 jaro aŭ 4% de tuta loĝantaro de Blankrusio.

De komenc-ekzistado ĝis nun Mopr en Blankrusio kolektis kaj elsendis al Tutrusia Centra Komitato de IRH 170 000 orajn rublojn.

C. K. dum sia kunsido 5.—6. de decembro, interalie, decidis, ke de nun ĉiuj lokaj komitatoj kaj ĉeloj de Mopr devas ne nur varbi novajn membrojn sed plej multe da atento destini al edukado, por ke ĉiu membro de Mopr estu klaskonscia batalanto por tutmonda revolucio. Organizi kursojn por Mopraj aktivuloj. Enteni en gvidan Mopran laboron pli multe da laboristinoj kaj kamparaninoj. Disvastigi Mopran literaturon pri vivo, batalo kaj suferoj de laboristaro en burĝaj ŝtatoj. Jen taskoj de nia agado.

Ni petas ĉiujn anojn de IRH korespondi kun ni pri iliaj atingoj en tiu laboro laŭ adreso: Sovet-Unio, Blankrusio, C. K. MOPR. — Jan Klys

La germana registaro provizas sin kun kirasaj veturiloj

IRH — En faŝista militministrejo germana oni preparas sangan subpremon de la malsata laboristaro. Tute publike la germana burĝaro diskutas la demandon pri la neceso de eksterleĝa stato kiel enkonduko de faŝist-militarista diktateco, eble laŭ la metodo de Horthy, Zankoff aŭ Pangalos. Sed oni ne nur diskutas, oni ankaŭ jam faras la praktikan preparlaboron, por okazigi sangverŝon, por kurĉasi la ribelontan kontraŭ malsato kaj mizero proletaron.

La oficiroj de la militistaro kaj de la policistaro ricevis sekretajn instrukciojn kaj batalplanojn. Estas publika sekreto, ke oni tute sisteme koncentrigas trupojn kaj polictaĉmentojn en la plej gravaj industrilokoj. Kaj plue oni funkciigas novajn batalrimedojn en la lokoj kaj distriktoj, kie la entreprenistaro milnombre maldungas la laboristojn.

Ekzemple en la urbo Buer, kiu preskaŭ senescepte estas loĝata de ministoj, jam depost kelka tempo estas lokita kirasa aŭtomobilo, kun kiu la policistaro entreprenis ekzercajn veturadojn “plene kontentigante” la certajn instancojn. La laboristaro de Buer, scias, ke la kirasa aŭtomobilo sole por ili estas destinita, ja ekzistas nun en Buer kelkaj miloj da senlaboruloj, kiuj krias al laboro kaj pano, kaj kiuj ne emas, morti pro malsato kiel senhelpa kreaĵo.

La germana burĝaro ne povas kaj ankaŭ ne volas doni al ĉiuj laboristoj laboron kaj panon. Ĝi ankaŭ volas krei armeon de la mizero, por povi pli facile malaltigi la salajrojn de la proletoj ankoraŭ laborantaj kaj por ankoraŭ povi pli ekspluati ilin. La malsata, mizera armeo tamen postulas, ke oni ĝin plej atentu kaj pro tio en la tuta regno la sistema armigo kaj milita preparo kontraŭ la laboristaro.

Faŝistoj uzurpis kooperativojn en Italio

En sekvo de kvazaŭ antaŭpreparita atenco tra Italio denove estas traruliĝinta la ondo de teroro. Laŭ ordono de milana prefekto (urbestro) estas forpelita malnova estraro de “Lege Nacionale” de Centra Uniiĝo de itala kooperativa movado kaj ĉi organizacio havinta ankoraŭ nelonge 8000 kooperativajn fabrikojn kaj establojn, kalkulinta ĉirkaŭ 2 milionojn da membroj estas transdonita al faŝistoj. Ankaŭ estas forpermesita ĉefa apoga punkto de triestaj laboristoj — Triesta Uniiĝo de laboristaj kooperativoj, kalkulinta 40 milojn da membroj.

Kooperativaj organizaĵoj de Sovet-Unio sendis al Mussolini la sekvantan telegramon “Kun grandega malĝojo ni eksciis, ke faŝistoj uzurpis oficejon kaj havaĵon de “Lege Nacionale” en Milano kaj forpermesis triestan konsumkooperativan unuiĝon. Ĉi

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

tiuj okazintaĵoj sekvigas grandan indignon inter vastaj kooperativaj masoj en Sovet-Unio. Kooperativaj organizaĵoj kalkulantaj 15 milionojn da kooperativanoj opinias, ke estas necese sciigi vin pri ĉi tio kaj atingi ordonon pri redono de “Lege Nacionale” al malnova estraro kaj ankaŭ pri nuligo de ordono pri forpermeso de triesta konsumkooperativo kaj pri garantio al itala kooperativa movado de ebleco por libera ekzistado.

La kooperativaj organizaĵoj de la tuta mondo protestu kontraŭ faŝista rabado. — Baranov.

La movado de la profesiaj asocioj en Litovio

Parte oni povas diri, ke la grandeco kaj vigleco de profesia movado de iu lando montras la gradon de disvolvo rilate konscion de la proletaro en la nomita lando. Sed tia penso estas prava nur koncerne tiujn landojn, kie la reĝaro ne starigas maleblajn kondiĉojn, aŭ en tiaj landoj, kie la laboristaj organizaĵoj jam estas tiel disvastiĝintaj kaj viveblaj, ke ili povas kontraŭbatali kaj luktadi kontraŭ ĉiuj atakoj de la kapitalistoj kaj iliaj reĝaroj. Sed koncerne la landojn kie la industrio ne estas tiel disvastigita, ke la proletaro, laŭ ĝia multnombreco, povus krei fortajn laboristajn organizaĵojn, kiuj en ĝia vico povus kontraŭstari ĉiujn atakojn de la reĝaro kontraŭ laboristojn. Do, la stato de la disvolvo de profesia movado ne esprimas la certan gradon de konscio de la proletaro en la nomita lando. La ĝeneralan rolon tie-ĉi ludas la plifortiĝo aŭ malplifortiĝo de reakcio de la reĝaro kontraŭ laboristojn.

De komenco, en la unuaj tagoj de ĝia memstareco, kiam Litovio komencis konstruiĝi, kiam ĝia burĝaro ankoraŭ ne sciis, kion alportos la morgaŭa tago kaj en kia formo elverŝiĝos tia “memstareco”, kaj entute pri ĝia natura timemeco (entute la netimemeco de burĝaro esprimas sin nur per aroganteco) ĝi, la burĝaro, rigardis tra la fingroj al ĉiuj organizaj agoj de la laboristoj kaj kampanoj, ĉar ĝi timis, ke se ĝi hodiaŭ malkaŝe kontraŭbatalos kontraŭ tion, tiam, eble, ke ĝi devos morgaŭ tro kare rekompenci pri tio. Sed kiam ĝi pli multe komencis senti, ke la fundamento sub ĝiaj piedoj jam ne tiom ŝancelas, ĝi komencis senhonte elmontri malkaŝe siajn sekretajn intrigojn kontraŭ laboristaron kaj alvenis ĝis tia punkto, ke nun entute estas maleble por organizigi plimalpli fortajn profesiajn asociojn, kiuj povus kolektive defendadi la bezonojn kaj pravajn postulojn de la laboristaro. Per unu vorto, la litova burĝaro kaj pastraro nun estas plena mastro je la sano kaj vivo de la litovaj laboristoj.

En jaroj 1920—1921 la profesia movado en Litovio estis, kompare, sufiĉe forta. Preskaŭ en ĉiu pli granda urbo kiel Kaunas, Ŝiaŭliai, Vilkoviŝkis, Panevėžys kaj aliaj estis profesiaj asocioj kun kulturaj, dramataj, sportaj kaj aliaj sekcioj, de kiuj ĉiu asocio kalkulis en ĝiaj vicoj pli ol kelkajn milojn da laboristoj. Ne pli malbone ankaŭ estis konstruitaj la profesiaj asocioj de terlaboristoj. La distriktoj Ŝiaŭliai, Mariampolė, Rakiŝkis, Vilkaviŝkis, Raseiniai kaj aliaj ankaŭ ĉiu kalkulis po kelkaj miloj da membroj. Ĉirkaŭ Centra Komitato de la Profesiaj Asocioj en Kaunas koncentriĝis ne malpli ol tridekkvin miloj da organizitaj laboristoj kaj vilaĝanoj kio por Litovio, en tiu tempo, estis ne malmulta nombro. La laboristaro povis tiam donadi kaj donadis al la labordonantoj kolektivajn postulojn en urbo kaj vilaĝo, organizis, kiam necese estis, strikojn, disvolvis inter siaj membroj kaj entute en laboristaj amasoj vastan civilizigitan laboron. Kaj certe, dum la sep jaroj de litova samstareco la du jaroj, 1920 kaj 1921, estis por la laboristaro, kompare, la plej lumaj kiel de ekonomia tiel ankaŭ de la organiza flanko.

Tamen, kiel jam estis dirite, ju pli la litova burĝaro komencis senti malmolan fundamenton sub ĝiaj piedoj, des pli ĝi komencis atakadi la fortikaĵojn de la laboristoj — la profesiajn asociojn. Ĝi komencis fermigi unu filion post alia, por enkarcerigi la membrojn de la administracio kaj aktivajn laboristojn kaj vilaĝanojn kiel komunistojn. Tio estis la unua kaj sufiĉe sentinta frapo de laboristaj organizaĵoj. Kaj plie-plue. Dum unu belega tago estis eldonita dekreto, ke de la nuna tago kaj plue devas esti fermitaj ĉiuj profesiaj asocioj kaj iliaj sekcioj, ĉar ili estis nestoj de bolŝevismo. Do, per unu pluma streko de burĝulo kaj pastro en sia kabineto, oni fermigas multnombrajn organizaĵojn de laboristoj kaj vilaĝanoj, kiaj estis kreitaj dum tia penado. Tiu ĉi dekreto estis akompanita je tre grandaj arestoj: po centoj da laboristoj kaj vilaĝanoj iras tra la malliberejo — jena sola universitato por proletaro en burĝaj landoj — nur pro tio, ke ili ekkuraĝis partopreni en institucioj, kiuj starigis al ili celon por plibonigi la vivkondiĉojn de laboristoj.

Por disigi la unuecon de la laboristoj, la reĝaro uzas la rimedon de la cara servisto Zubatov: t. e. elsendas siajn agentojn por organizi naciajn profesiajn asociojn sub la masko de Darbo-Federacio (Federacio de laboro) promesante al laboristoj multajn privilegiojn. Kiam tio ne helpas, tiam la Labor-Federacio, kune kun la fabrikantoj, elĵetas el la uzinoj laboristojn nevolontajn enskribiĝi en ĉi porprovokatoraj asocioj. La plej persistajn ili enkarcerigas.

En la nuna tempo en Litovio preskaŭ ne ekzistas profesiaj asocioj ne kalkulante unu — alian. En la ekzistantaj oni ne povas, pro la reakcio, ne nion fari: malofte oni povas organizi strikon aŭ aranĝi kunvenon. Ĉar en ĉiu kunveno partoprenis policanoj kaj spionoj. Ili eĉ malpermesas paroli per la lingvo, kiun la laboristoj komprenas. Ekzemple, antaŭ nelonge, estis dispelitaj en Kaunas kaj Jonavo laboristaj kunvenoj, ĉar ili ekpermesis al si paroli polan, judan kaj rusan lingvojn malbone komprenante litovan. Tamen en la Memela sejmelis (landtago), kie la litovaj deputitoj konsistas nur du el dudeknaŭ, ili postulas kaj eĉ minacas, ke estu parolata litova lingvo apogante je demokratismo forgesante, ke samtempe ili ĉe si hejme piedfrapadas la saman demokratismon.

Pri kreo de profesiaj asocioj en la regnaj entreprenoj kiel poŝto, fervojo kaj aliaj estas tute neeble, kiel ĝenerale estas maleble krei iujn ajn profesiajn asociojn. En Joniŝkis oni arestis dekon da aliaj fervojistoj kaj kulpigis ilin je bolŝevismo nur pro tio, ĉar ili kunvenis por trakti pri kreo de profesia asocio de sia metio.

Tiel paroli pri ekzisto de iuj profesiaj asocioj estas maleble, ĉar ili preskaŭ tute ne estas: la tuta nombro de iliaj membroj ne superas 1500. La proletaro de Litovio jam sufiĉe bone sentas tion dum sia nuna ekonomia stato. Sed pri tio alian fojon. — Iz. Neritis.

La demando pri instruista striko

Estas opinio tre disvastiĝinta, ke striko ne povas esti armilo de la instruistaro. De tempo al tempo, la instru-sindikatanoj pripensas la demandon ĉu okaze de korporaciaj postuloj, ĉu de politika protesto.

Kutimaj argumentoj kontraŭ la striko estas jenaj: Sukcesonta striko devas profunde mordi la profiton de la mastro kaj per instruista striko, la ŝtato-mastro neniel estas ekonomie ĝenata. La instruistoj estas disigitaj tra tuta lando kaj ne povas facile kuniĝi kaj amase manifesti. Dum laborista striko aŭ manifestacio, la instruista rolo eble estus resti en lernejo por gardi la infanojn, for de la stratdanĝeroj.

La faktoj multfoje montris, ke la ĉi supraj pravigoj ne direktas, sed nur modifas la finan decidon de la malkontenta instruistaro. Instruista striko profunde vundas la burĝaran ŝtaton en sia fierego kaj en sia aŭtoritato. La instruistaj strikoj preskaŭ ĉiam sukcesis, ĉar ili estis imponaj manifestoj de tutlanda aŭ tutregiona instruistaro, ofte en interligo kun striko de ĉiuj ŝtatoficistoj. Tiuj strikoj ĉiam okazis en plena interkonsento kun la gepatroj kaj la cetera laboristaro.

Certe malfacila por instruistaro, kiu devas zorgi pri gravaj flankaĵoj, la striko restas armilo ankaŭ de la instrulaboristoj, ĉu kiel ekonomia batalilo ĉu kiel revolucia protestilo.

Kvankam simpla protesta striko unuhora aŭ unutaga estis plejofte sukcese uzata, faktoj ankaŭ montras, ke laŭ regionaj aŭ specialaj cirkonstancoj la instruistoj devis uzi en kelkaj landoj longedaŭran strikon tutsemajnan eĉ kelkmonatan kaj fine sukcesis.

En Anglio, kvarfoje, de la milito la instruistoj uzis strikon ĉu por atingi salajraltigon, ĉu por malhelpi malaltigon. La gepatroj apogis la postulojn de la instruistoj kaj plejmultaj ne sendis siajn in-

— paĝo 5 —

fanojn en la lernejon. La instru-helpantoj de la aliaj regionoj rifuzis solidare peti postenojn en la strika regiono kaj la anstataŭantoj komisiitaj ne povis daŭrigi la instruon en la koncernaj postenoj pro klaskonscio vekiĝanta aŭ timo je sarkasmoj. La strikokomitato zorganta la intereson de la gepatroj kaj infanoj organizis inter mitingoj ekskursojn sur kamparo en kiuj la lernantoj estis invititaj. Unu striko daŭris kvar monatojn kaj finsukcesis.

En Italio dum 1921, la tutlanda instruistaro strikis unu semajnon por altigi mizerajn salajrojn: ili sukcesis. En Portugalio kaj en Rumanio okazis strikoj de ŝtatoficistoj en kiuj la instruistoj partoprenis. En Lodz (Polio), dum novembro 1924, la instruistoj kaj profesoroj de real- kaj komerc-lernejoj strikis por trudi aplikon de la voĉdonita salajra skalo kaj pagon de 12 monatoj (anstataŭ 10).

En Saksio, la 15. de februaro 1919, la unuiĝo de la Leipzig’aj instruistoj decidis striki por salajra plialtigo, malpliigo de la semajna lecionnombro. Forigo de la direktoroj kaj aŭtonomeco de la lernejoj. Ĉar plenumiĝis la postuloj, ne okazis la striko.

Konvenas rimarki, ke la Nacia Sindikato de francaj geinstruistoj, en sia lasta kongreso (aŭguston 1925), aplaŭdis proponon de sia prezidanto, kamarado Roussel, pri unutaga protesta striko de tutlandaj instruistoj por eltiri de la registaro la jam de longe promesitan salajr-altigon. La Nacia Sindikato, kiu grupigas nuntempe la plimulton de la franca instruistaro, havas pli ol 70000 anojn kaj kvankam ĝi aliĝis de lasta kongreso al la Konfederacio Ĝenerala de la Laboro (CGT), el la Amsterdama Internacio, ĝi estas ankoraŭ tre malforte sindikalista.

La Federacio de l’ instruistaj sindikatoj en Francio, kiu apartenas al la Moskva Internacio, plene aprobas kaj subtenas tiun proponon pri amasa, unueca kaj impona striketo; en 1919, tiu federacio tre avangarda jam akceptis eĉ principon de protesta revolucia striko por pruvi la solidarecon de la instruistoj kun la cetera proletariaro luktanta kontraŭ la milito, batalanta por amnestio aŭ reoficigo de la ŝtatlaboristoj kaj fervojistoj, ktp…. Sekve de ĉi tiu rezolucio, la sindikato instruista en Marseille strikis la unuan de majo 1920 multope: unu kamaradon oni pro tio senoficigis.

En 1922, la geinstruistoj el Bruselo (Belgio) organizis modele unuhoran strikon, kiu plene sukcesis. Ĝi kunigis ĉirkaŭ 300 geinstruistojn el 17 lernejoj. La celo estis respondi al insultaj paroloj de urbestro patriotaĉa Max, kiu deklaris neebla plialtigi la instruistajn salajrojn dume proponante malaltigi per 8 milionoj la komunumajn impostojn por la “noktkafejoj”. Okazis punoj (nur 3-taga senigo de salajro), sed vigla agado reduktis aŭ nuligis la deciditajn punojn.

La instruista ŝtriko estas do fakto. La proletarieca stato de la instrulaboristo devigas lin uzi proletariajn batalrimedojn. Eĉ malplej sindikalistaj instruistoj uzis strikon. Ju pli amas-unueco estas instruista striko, des malpli timenda estas poŝta senoficigo. Certe pli facilaj estas strikoj lokaj regionaj aŭ urbaj, kie la instruistoj estas pagataj ĉefe de komunumoj aŭ distriktoj. Malofte uzas strikarmilon la instruistaro, nur pro ne sufiĉe hardita sindikalisma edukado en tiu korporacio. La obstakloj, kiujn renkontas facile punebla instruistaro luktanta kontraŭ preskaŭ nevundebla ŝtato-mastro, povas nur firmigi revolucieman opinion de la plej sindikalistaj instruistoj pri maksimuma postulo: neniigo de burĝara ŝtato-mastro per detruo de kapitalismo.

Marcel Boubou (Francio)

DISKUTEJO

Al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj

(Fino)

“Sennacieca Revuo”

“Senn.-Rev.” estas organo eduka, proletkultura. Sed ĝis nun ĝi ne sukcesis altiri la SAT-anojn al aktiva partopreno en la kreado de l’ revuo; ili restas ĝis nun nur pasivaj legantoj kaj tro malmultaj kunlaboras pli-malpli aktive; sed ankaŭ ĉi-lastaj ne estas sufiĉe interligitaj kun la redaktanta grupo. Tia stato estas nepre likvidenda, se ni deziras, ke “Senn.-Rev.” bone plenumu sian rolon de proletkultura edukilo sennacieca. Estas do necesa reorganizi la internan strukturon de l’ revuo kaj trovi taŭgajn organizoformojn por altiri la legantaron al organizita kunlaboro kaj starigi inter ĝi kaj la redaktantaro aktivan interligon konstantan. Tia kunlaboro de l’ legantaro akcelos la interproksimiĝon de l’ diverslanda SAT-anaro kaj helpos la formiĝon de specialaj fakgrupoj en SAT. (Kiamaniere, en kia formo realigi la reorganizon de “Senn.-Rev.” — tiu-ĉi temo estas speciale diskutenda).

Nia koopera Eldonejo

La rolo de l’ ceteraj (neperiodaj) SAT-eldonaĵoj estas same eduka, proletkultura. La speciala karaktero de nia Eldonejo kaj ĝiaj taskoj estas temo tre grava kaj meritas multe pli grandan atenton de la SAT-anoj ol ĝis nun. Necesas do speciale ĝin pritrakti. Ĉi-tie mi nur notu, ke elektante verkojn por eldono la gvidantoj de l’ Eldonejo devas rigore obei la ĉefprincipojn, sur kiuj estas konstruata la tuta agado de SAT: klasbatalo, unuecfronto, proletkulturo sennacieca. Por altiri la intereson de niaj asocianoj al tiu-ĉi afero estas necese larĝe pridiskuti ties laborplanon kaj grupigi en la kadro de SAT specialajn rondojn da k-doj, kiuj havas deziron progresigi la entreprenon kaj aktive kunlabori por ĝi.

Fakoj en SAT

Por ke SAT fariĝu reale aganta proletkultura organizaĵo, estas absolute necese, ke en ĝia kadro formiĝu fak-grupoj, kiuj celos: interne de SAT — prilabori faktemojn laŭ la vidpunkto proletkultura sennacieca kaj progresigi la koncernajn fakojn en “Senn.-Rev.” kaj la Eldonejo, ekster SAT — varbi por SAT kaj sennaciismo samfakulojn en ĝeneralaj fakorganizaĵoj naciaj kaj internaciaj kaj ankaŭ en esp-istaj fak-organizaĵoj.

SAT kaj tendencorganizaĵoj

En SAT ne devas ekzisti tendencfrakcioj kiel konstantaj internaj organizaĵoj: por la bona funkciado de SAT tiaj frakcioj estas ne nur nebezonataj, sed eĉ malutilaj. En la kadro de SAT ni estu antaŭ ĉio unuecfrontaj kunlaborantoj sur la komuna kampo de proletkulturo sennacieca samkiel en sindikato ni estu antaŭ ĉio klasbatalaj sindikatanoj.

Sed . . . tendencoj ekzistas ja en la laborista movado. Ni povas bedaŭri ĉi-fakton, sed tamen ĝi restas reala fakto. Kaj ni ne povas, nek devas permesi aŭ malpermesi al ĉiutendencaj proletesp-istoj — ĉu SAT-anoj ĉu ne-SAT-anoj — kuniĝi kaj formi laŭ sia plaĉo diversajn organizaĵojn ekster SAT. Ne estas la afero de SAT miksi sin en la aferojn de diversaj tendencoj, des pli ke ne ĉiuj proletesp-istoj estas membroj de SAT. Sed SAT ne povas rilati tute indiferente al tiaj tendenc-organizaĵoj proletesp-istaj. Ĝi rajtas postuli de la SAT-anoj, ke en sia tendenc-organizaĵo ili ĉiam zorgu, ke ĉi-lasta neniam faru laboron paralelan kun la laboro de SAT, ke ĝi neniam konkuru kun SAT, ke ĝi ĉiam faru sole sian specialan laboron, Samtempe nia asocio rajtas postuli de la SAT-anoj, ke, estante membroj de tendenc-organizaĵoj proletesp-istaj, ili varbu en ĉi-organizaĵoj novajn membrojn por SAT.

Tiamaniere la ekzisto de tendencorganizaĵoj proletesp-istaj (kaj iliaj gazetoj) ne nur ne malhelpos, sed eĉ akcelos la progresadon de SAT, samtempe pruvante per sia speciala karaktero la kreskon kaj vivecan diferenciĝon de l’ proletesp-ista movado.

Por sia tendenco ĉiu el ni laboru en sia tendencorganizaĵo. Por sennacieca proletkulturo ni ĉiuj kune laboru unuecfronte en nia komuna organizaĵo — SAT.

La sola rimedo

Jen tia estas la ĝenerala laborplano, kies realigo (post serioza kaj detala pritrakto de ĉiu el ĝiaj partoj) estas — laŭ mia profunda konvinko — la sola restinta rimedo por konservi, restarigi kaj progresigi nian asocion.

Se SAT estas efektive necesa organizaĵo (kaj mi neniom dubas pri tio), ĉiu vera sennaciulo-unuecfrontano devas plej aktive, plej energie partopreni en tiu sincera kunlaboro.

Aŭ — sana kaj laborkapabla SAT-movado ne ekzistos.

J. Zilberfarb (1334)

Atentigu unu la alian pri renovigo de abono por Sennaciulo.

— paĝo 6 —

Pri malsanoj

Mi atente sekvas ĉi diskutadon, kiu estas tre interesa kaj por la laboristoj, ne studintaj la medicinon, tre utila. Jen la opinio el “larĝaj laikaj rondoj”:

Krom tromanĝado kaj malbona manĝajelekto estas ankoraŭ unu, tre grava, forigenda faktoro, kiu minacas nian sanstaton. Ĝi nomas — la kapitalista sociordo.

Jen kion skribas la laborista korespondanto en “Pravda”, la gazeto de la kompartio en Ĉeĥoslovakio.

Sabaton la 12. 12. okazis en “Svatý Kříž” lumbildparolado pri korpflegado aranĝita de la “Ĉeĥoslovaka Ruĝa Kruco”. La paroladisto klarigis, ke la plej gravaj kaŭzoj de malsanoj, precipe de la tuberkulozo estas nesufiĉa nutrado de la labormasoj, malgrandaj kaj malsanigaj loĝejoj por loĝado ne kapablaj, tropenado de la fizikaj fortoj kaj fine malpuremo.

Nun kompletigas la korespondanto.

Batalado de la Ĉ. R. K. kaj de “Masaryk’a Ligo kontraŭ tuberkulozo” estas nesufiĉa, ĉar dum la Ruĝa Kruco estas ŝtate subvenciata, oni permesas senekzemplan salajran malaltigadon kaj samtempe permesas prezkreskadon de la vivbezonaĵoj. Estas facilkompreneble, ke laboristo perlaboranta nun, kompare kun la antaŭmilita tempo 4½—5½ oble pli kaj la prezoj de la vivbezonaĵoj plialtiĝis 9—12 oble iuj objektoj eĉ pli, ne povas aĉeti tion, kion li bezonas por reakiri la perditajn fortojn. Kontraŭe, li estas en fabrikoj, minejoj ktp. devigata pli intense labori, kion pruvas la oficialaj statistikoj.

La loĝejmizeron oni devas forigi per radikalaj rimedoj.

Fabrikoj zorgu loĝejojn, klubejojn, gimnastikejojn ktp. por siaj laboristoj.

Por malsanaj laboristoj servu somerrestadejoj de la caraj nobeloj kaj kortegaj altranguloj.

Evidentiĝas, ke la laboristoj devas kuniĝi, krei komunan, batalpretan laboristfronton kontraŭ la kapitalismo, kaj per tio ili ankaŭ kontraŭbatalos la teruran malamikon de la proletaro — la tuberkulozon.

Tiel la artikolo kaj necesas nur kelkaj klarignotoj.

La ĝisnunaj artikoloj traktis la demandon el la vidpunkto scienca, sed oni devas ankaŭ konsideri pri aĉetpovo de la laboristoj pri la ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj. Kompreneble, la mizero mem ne kaŭzas malsaniĝon, sed senfortigita korpo malfacile rezistas kaj sekve de tio estas facile venkebla.

Rezulte: Malutilas tromanĝado kaj la aliaj faktoroj en la antaŭaj artikoloj cititaj, sed pleje malutilas la kapitalista sociordo. Kaj la kuracilo?

Laiko (5194)

Sindikatoj aplikas Esperanton

Letero sendita de subskribita ligo, al kongreso de svedaj k-doj, kiu okazos de 23—24 jan. en Göteborg.

Karaj Kamaradoj!

Ni deziras al via kongreso multe da sukceso kaj esprimas al la svedaj laboristoj nian plenan solidarecon en la batalo kontraŭ la sveda kaj tutmonda burĝaro.

Estas nia deziro ke vi esprimu vin por la unuiĝo de ĉiuj laboristoj en unu internacionalo ruĝa, ke vi batalu kiel eble plej akre kontraŭ la faŝismo kaj strikrompantoj, ke vi subpremu la nacian ŝovinismon, kiu estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la disŝireco de laborista movado kaj instigilo por novaj imperialistaj militoj.

Plue ni deziras, ke lingvo internacia disvastiĝu kiel interkomprenilo de la tutmonda proletaro kaj ke ĝi fariĝu batalilo kontraŭ la internacia burĝaro, ni vigle laboras inter la proletaj esperantistoj krom multaj E.-kursoj kiuj estas ĉi tie, sekcio de ruĝaj metallaboristoj aranĝas kurson por siaj membroj. Ankaŭ komunista gazeto “Pravda” skribas favore pri esperanto kaj havas siajn proprajn esperanto-korespondantojn.

Plzen, la 7. 1. 1926

Por: internacia ĉiu-profesia ligo en ĉekoslovaka respubliko sekretario en Plzen, Masarykovo ná. 19 Meztek Rudolf, sekretario

Atentu gekamaradoj!

La tutlanda ĝenerala kongreso de la “ruĝa unuiĝo de ĉiuprofesiaj sindikatoj” en Ĉekoslovakio okazos de la 25. ĝis 29. januaro 1926 en Praha, ĉefurbo de Ĉekoslovakio. Dum tiu kongreso kunvenos delegitoj el ĉiuj urboj kaj lokoj de la lando por priparoli la sekvontajn laborojn de la unuiĝo. Se vi volas, ke la gvidantoj favoru la intern. lingvon, tiam penu en via loka sindikato aŭ organizaĵo, ke ĝi sendu en Ĉ. salutleteron rekomendante esperanton.

Precipe la rusajn k-dojn mi atentigas, neniu el vi prokrastu sendi tian E. rekomendan salutleteron, ĉar vi trovas la plej grandan influon sur tiu-ĉi organizaĵo!!

Ĉiu SAT-ano sendu laŭ jena adreso: II. Radný Sjezd M. V. S. Sekretario Josef Hais, Jrčná ul. 509—10, Praha, Ĉekoslovakio. Sur la letero notu: “En Esperanto”.

SAT-ano 409

[BILDO p.6 | 31,37,93,50] Supra parto de sovetia poŝtkarto: maldekstre la ŝtata blazono de Sovet-Unio, meze la surskriboj «CARTE POSTALE — ПОЧТОВАЯ КАРТОЧКА — POŜTA KARTO», dekstre poŝtmarko kun portreto de laboristo (7 kop. ora) kaj rondaj poŝtstampoj datitaj 3.1.26.

Nova poŝtkarto, oficiale eldonita en Sovet-Unio

Tiu ĉi poŝtkarto aperis en poŝta trafiko la 2. Januaron 1926. Aperis 6 diversaj specoj de ĉi PK, konforme al 6 naciaj lingvoj oficialaj de Sovet-Unio, nome:

  1. en rusa, franca kaj esperanta
  2. en ukraina, franca kaj esperanta
  3. en blankrusa, franca kaj esperanta
  4. en kartvela, franca kaj esperanta
  5. en tjurka, franca kaj esperanta
  6. en armena, franca kaj esperanta

Noto de Red.: Por ŝpari lokon kaj monon, ni nur kliŝigis la supran parton de la poŝtkarto.

SAT-anoj!

Nia gazeto “Sennaciulo” liveras al vi bonegan dokumenton en la manon (La letero de la intern. ĉiuprofesia ligo en Ĉekoslovakio al svedaj k-doj) kiun vi uzu kiel argumenton en la lokoj, kie ankoraŭ niaj k-doj kredas al “Ido” aŭ por konvinki tiujn, kiuj ankoraŭ malfavore kaj skeptike rigardas nian movadon. Eĉ la ĉekosl. k-doj mem povas plej bone uzi ĉi dokumenton. Ne restu ĉi letero vana krio ĉiu klopodu plene ĝin eluzi. Kiuj k-doj ĝin represos bonvolu sendi la n-on al mia adreso.

409, Pilsen (Plzen)

La nova moro kaj novaj nomoj

La nova moro en USSR ludas grandan rolon. Mi opinias en ĉi artikoleto priskribi unu flankon de moro: pri novaj nomoj.

Ĝis oktobra revolucio, trarigardante la malnovan kalendaron ni vidis multajn nomojn en memoro de diversaj sanktuloj.

Depost revolucio ni renkontas multajn novajn nomojn en memoro de niaj ĉefoj kaj gvidantoj.

Nuntempe estas nova nomo “Ninel”, kiu devenas de nomo Lenin, sed legu ĝin de fino ĝis komenco. El ĝi fondiĝas la nova nomo ina “Ninelina”.

Ankoraŭ estas tre bonsona nomo: Vladilen” — kiu estas kunmetita el komencaj literoj de nomo Vlad-imir I-ljiĉ Len-in.

Krom tio ekzistas nomoj en memoro de niaj ĉefoj kaj gvidantoj: Klara Cetkin, Karl Libkneĥt, Roza Luksemburg.

En nia esperantista moro ni ankaŭ povus proponi kelkajn nomojn kunligitajn de laboro de nia ĉefo Zamenhof kaj verkita de li en la lingvo Esperanto. Ni proponos novajn nomojn:

“Esperantino”, “Esperino”, “Espino”.

Kamaradoj, estas dezireblaj viaj proponoj.

B. Belakov

— paĝo 7 —

RECENZEJO

Libroj

Cours Rationel et Complet d’ Esperanto. Dua Eldono. — Eldonejo: Fédération Espérantiste Révolutionnaire, 23 bis, rue Morère, Paris 14. Formato 12½×19½ cm, 208 pĝ. broŝ. prezo: 6.— fr. fr.

Tiu ĉi lernlibro ampleksas du partojn kun multaj ilustraĵoj. En la unua — la ĉefa — kiu konsistas el 17 lecionoj (apud prepara la kompletiga leciono) estas detale prezentataj la reguloj de Esp.

La dua parto estas eltiraĵo en 12 ĉapitroj, sen ĉiuj gramatikaj akcesoraĵoj. Ĝi klarigas la sintaksajn rilatojn de franca kun la internacia lingvo.

La prezentita libro, kiu estas taŭga tiel por intelektulo kiel por simpla laboristo, estas kompilita laŭ plano, kiu permesas al ĉiuj gek-doj lerni la lingvon sola.

En la verko estas konscience priatentata, ke iom post iom oni venas de facilaĵo al la malfacilaĵoj. Unuvorte la libro estas precipe verkata por laboristoj.

Ĉe la fino troviĝas vortaro — franca esp. kaj esp. franca. Sur la kovrilaj paĝoj estas reklamoj por SAT kaj ĝia literaturo.

La verko meritas vastan disvastiĝon.

F. C. R.

Esperanto-Lektüre de D-ro Emil Pfeffer. Eldonejo: Verlag Paul Knepler (Wallishausser’sche Buchhandlung). I. Lichtensteg 1. Wien. Formato: 18×13 cm, pg. 31 broŝ., prezo: 0,40 mk. germ.

Tiu ĉi libreto enhavas rakontojn kaj poemojn. Ĝi konvenas por komencantoj kaj kursoj. Sub la esp. teksto troviĝas la germana traduko. Lingvaj kaj literaturaj klarigoj pli faciligas la tekston.

Galerio de Zamenhofoj kolektita de Eduardo Wiesenfeld, L. K. Eldonejo: Heroldo de Esperanto, Horrem b. Köln. Formato: 17½×11½ cm, pĝ. 78, broŝ., prezo: 1.— mk. germ. Aranĝo bona.

Jen bona libro por tiuj, kiuj deziras pli konatiĝi kun la familianoj de D-ro Zamenhof. La unua parto enhavas la bibliografiojn de la, en la dua parto troviĝantaj 19 portretoj kaj fotaĵoj.

Teknika Vortareto de Rektoro P. Trarbach. Eldonejo: Heroldo de Esperanto, Horrem b. Köln. Formato: 15×11½ cm, pĝ. 15, prezo: 0.35 mk. germ.

Ĉi-vortareto enhavas kolekton da vortoj por pedagogio, logiko kaj psikologio. Post la esp. vorto sekvas la sama en germana, franca kaj angla lingvoj.

Deklaracio pri la vero. Eldonejo: S. R. Martin, 43, Calmont Road, Bromley, Kent, Anglio. Dua eldono, formato: 18×12 cm, pĝ. 51, broŝ., prezo: senpage.

Rolo

Gazetoj

“Internacia Lingvo”, duonmonata propaganda kaj instrua gazeto de CKSEU n-oj 1, 2, 3, 4.

La unuaj kvar numeroj de tiu ĉi nova ruslingva gazeto montras la vastan programon, ĉefe propagandan: abundaj artikoloj pri lingvo internacia ĝenerale, pri Esperanto, ĝia historio kaj praktikado, pri SAT, artikoloj pri metodoj de propagando kaj organizo de esperanta movado.

Preskaŭ trionon de ĉiu numero okupas la interna parto, prezentanta kompletigon kaj detaligon de la lernolibro de Lidin. Komencante de n-o 3 en ĉiu numero estas donataj komentariaj artikoletoj por SAT-lernolibro “Petro”, konsistantaj el demandoj, ekzercoj kaj vortara materialo por ĉiu el rakontoj de Petro.

Represis el Senn.: “Tiĥo-okeanskaja zvezda” (“Pacifik-oceana stelo”), n-o 34 de 12. 7. 1925 (aperas en urbo Ĥaborevsk, Siberio) enpresis artikolegon “Sankta jaro en la Vatikano”. “Amurskaja Pravda” (“Amura Vero”), n-o 1534 de 19. 5. 1925 (aperas en Blagoveŝĉensk, Siberio) enpresis tradukon (el 27. n-o de “Senn.”) “En demokratia Ĉeĥo-Slovakio”. “Sächsische Arb.-Zeitung” Leipzig. 31. 12. 1925. Antaŭ la Tutsovetia Kongreso de la Societo de Radioamikoj. Senn. 67. “El Socialista” (Madrid), 27. 10. 1925. La int. socialista kongreso kiu okazis Marseille (Senn. 55). “Le Bellevilloise”, (n-o 22). En Svedio (Senn. 47). “Socialdemokratas”, (n-o 44) 5. 10. 1925. Letero el Turkio (Senn. 49). “Roboĉaja Nedeja” (Laborista Semajno), n-o 40, 31. 10. 1925. “Invento de laboristo” (Rakonto en du ĉapitroj). Situacio de laboristoj en Berlin (Senn. 53). “De Tribune”, (Amsterdam), n-o 53, 1. 12. 1925, Rusa lab. gvidanto pri Esp. (Senn). “Auckland Labour News” 2. 11. 1925, La sindikata festo en Leipzig 1925 (Senn. 44); Kelkaj vortoj pri la voĉdonado en Belgio (Senn. 31); Sceno el el la vivo de germana ministo (Senn. 26); “Schlesische Arb.-Zeitung” (Breslau), 22. 12. 1925, La terurreĝimo de Primo de Riveras (Senn. 64) “Der tägliche Beobachter” 29. 10. 1925 (Senn.) “Der tägliche Beobachter” 4. 12. 1925 (Senn.). “La Vie Ouvrière” (Paris), 4. 12. 1925, Krio de Netolerebla Doloro (Senn. 58).” Le Libéré” (n-o 153), 15. 12. 1925, Letero el Turkio (Senn. 49). La gazeto “Malodaja Gvardija” (Juna Gvardio”) en la n-o de 1. oktobro 1925 citas gravan rolon SAT en starigo de internacia korespondado inter ĉiulandaj laboristoj. Ĉi-gazeto aperas en siberia urbo Blagoveŝĉensk.

Represis el S.-R.: “A Patria” (Loanda), 10. 9.—5. 10. 1925 (n-o 33, 36, 38, 39). Perspektivoj de Radiotekniko, S.-R. n-o 6, 7, 8 1924. “A Patria” (Loanda), 27. 10. 1925, Internacia Brodkastado, S.-R. “Der Freidenker” (Berlin,) n-o 10, S.-R. 12. “Bergische Arbeiterstimme”. 2. 11. 1925, Kiam mi estis azeno! S.-R.

Lansbury’s Labour Weekly, London, 24. 10. 25. Sekve de art. de Mark Starr, la Idistoj protestas, pro la akcepto de Esp. de TUC. — British League Esp. Socialisto propagandas sekve la art. de Mark Starr. A Internacional, Lisboa, 31. 10. 25. SAT-programon. “Arbeiter-Zeitung”, Frankfurt a. M. 22. 10. 25. Enhavas art. pri la Esp. Poŝtmarkoj k. kartoj! Esp. ĉe la Poŝt kaj telegrafista. “Naŝ Rutj” 29. 10. 25 unuiĝo! J. Roth. La germana deligitaro lab. plenumas sian devon! el let. de W. B. al E. Iz. “Germana Esperantisto”, Berlin, Nov. 25. La Popov afiŝo. “L’ Humanité” (Ed. du Midi) Nimes, 7. 11. 25. Esp. akceptata de P. T. T. M. Roux. “Gazeta Gornicza” (Minlaborista Gaz.), 7. 11. 25. Novaj triumfoj de Esp., akcepto de Esp. de la anglaj sindikatoj. “Oswiata” (n-ro 9—10), raporto pri la V. SAT-kongreso. “The Post”, London 21. 11. 25. “Akcepto de Esp. de la Universala telegrafia unuiĝo! “Esperanto”, Geneve, nov. 25, re-

La “sankta jaro 1925”

(Impresoj de SAT-ano en Romo) Petro Frapviando (920)

Pri la “sankteco” de la jus finiĝanta jaro multaj proletoj certe nenion rimarkis. Sed tamen la plej granda kontraŭulo de homa klereco kaj de kultura progreso, la katolika eklezio, ĝin deklaris “sankta”. Ĉiu 25-jare por daŭro de unu jaro estas malfermata la “sankta pordo” en la katedralo de St. Petro en Romo. Dum la solena malfermo de ĉi preĝej-enirejo, okazinta kristnaskon 1924, la papo deklaris la komencon de la “Anno Santo MCMXXV”.

Laŭ katolika doktrino la homa korpo estas loĝejo por pekoj. La kredema, pia katoliko, konvinkita pri tio, nun akceptas la okazon por eligi kvanton da pekoj el sia “loĝejo por la animo”, li pilgrimas al Romo. Parto pilgrimas piede, multe pli granda parto pilgrimas vagonare. (La itala ŝtato donas al pilgrimoj 33⅓% rabaton en la fervojo). De la malmultaj piedpilgrimoj la plej granda parto nek estas katolikoj nek kredas al aliaj dioj. Iamaniere ekhavinte la “pilgrimlegitimacion”, ili nun eluzas la senpagan okazon, tramigri la landon, kie floras la citronoj, faŝistoj kaj monaĥoj. Posedante la legitimacion, en multaj monaĥejoj oni ricevas pli bonan aŭ pli malbonan manĝaĵon, kaj en pli multaj monaĥejoj — nenion.

La pia pilgrimanto, alveninte en Romo, unue akceptas la karton por la aŭdienco ĉe la “sankta patro”. Li venis ĉi tien, por forsuĉi la ŝviton de la grasa mano de la papo. Tiu, kiu “pilgrimis” vagonare, senpage ricevas la “aŭdiencan karton” (ĉar ĉe la veturbiletaro estas kupono por tio); kiu venis piede, devas pagi kvin lirojn. Nur post almozpetado li eble ricevas tiun karton pli malmultekosta aŭ eĉ senpaga. Por kelkaj aliaj aferoj la piedpilgrimanto ankaŭ devas almozpeti. Dum tiuj, kiuj venis vagonare, ĉie ricevas malkariĝon, de ni oni ĉie postulis la plenan prezon. Tio, kaj kelkaj aliaj maljustaĵoj kaj trompaĵoj kaŭzis, ke granda parto de la malmultaj, kiuj “kredeme” pilgrimis, en Romo eksiĝis el la eklezio. Ili saĝiĝis! Al ĉiu “kredulo” mi rekomendas, piede pilgrimi Romon. La vicoj de la liberpensuloj pligrandiĝos!

En Romo estas intermiksita la plej malnova antikvaĵo kun la plej moderna teknikaĵo. Antikvajn ruinojn preterveturas aŭtomobiloj kaj tramoj. Je malnova urba pordego apenaŭ estas ekkoneblaj restoj de la iamaj enskriboj — apude staras en novaj literoj: “Vive Mussolini!” aŭ “Vive il Re”. Ŝajnis al mi, ke tio estis la traduko de la antikvaj enskriboj.

Oni ne fanfaronas, asertante, ke en Romo estas tiom da preĝejoj, kiom la jaro havas tagojn. Mi ne klopodis, nombri ilin; por tio mia tempo estis tro malmulta. Sole mi konstatis, ke preskaŭ je ĉiu stratangulo staras “domo de dio”. — En aliaj urboj samloke troviĝas pli necesa konstruaĵo, pro ĝia neceseco nomata “necesejo”. Sed necesejojn oni vane serĉas en la stratoj de Romo — tre nature, se la loko por tio jam estas okupita.

Tra la “sankta pordo” mi eniris la famkonatan katedralon “Sankta Petro”. Tiel aroganta mi estis, ke mi tute ignoris la “sanktajn” pordflankojn kaj ŝtupojn. Aliaj homoj entuziasme kisas — eĉ la ŝtuparon. Sed multaj ankaŭ nur metas la manon sur la kisotaĵon kaj kisas la manon. — Mirante mi rigardis la pompan lukson de la “plej bela preĝejo de la mondo.” Vera arto estis ĉi tie reprezentata. Belaj kaj bonaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. En la mezo de la granda halo, sub la altega kupolo estas konstruata la tombo de la apostolo Petro. Jam oni trovis ie en Romo du ostarojn, de kiuj oni kredas, ke unu el ili estas de Petro kaj la alia de Paŭlo. En alia urbparto estas la katedralo de Sankta Paŭlo, en kiu estas “entombigita” la alia ostaro.

(Daŭrigota)

— paĝo 8 —

klamo por rusaj poŝtmarkoj! “Weltjugendliga”, Berlin, 28. 11. 25. Raporto pri la mondjunularligo de 1924. “Assurance Agents’ Unio Chronicle”, London, 5. 12. 25. Esp. Lecionon. “Esperanto”, Jerusalem. Kelkaj vortoj pri la esenco de Esp. “Daily Herald”, 21. 11. 25. Kie Esp. plej vastiĝis inter la laboruloj (SAT 3398). “Arbeiter-Zeitung”, Frankfurt a. M., 10. 11. 25. Esp. la lingvo oficiala de la laboristaro! (J. Roth). “La Interligilo del P. T. T.”, Paris, 28 11. 25. Jubilea numero! “Sunday Worker”, London, nov. 25. “La lingvo de la laboruloj!” “The Post”, London (n-roj 307, 308). Esp. lecionojn. “Mitteilungsblatt der Int. Transportarbeiter-Föderation, Amsterdam, dec. 25. Esp. rubriko. “La SAT-Propagandisto”, Doolhof (n-ro 7), dec. 25. “Svenska Arbetar Esperantisten”, Göteborg, dec. 25. Kunligo estas ebla? (SAT 1163). “Munkáskultura” (Laborista Kulturo), Budapest, septembro 25. Raporto pri la V. SAT-kongreso. “Munkáskulturo” (Budapest) dec. 1925, Raporto pri la Lab. Esp. Jarkunveno. La lab. Esp. movado suferegas sub la persekutado de la polico kaj distriktestroj! “Naŝ Putj” (Kremenĉug), 19. 12. 1925, Germana lab. deligataro kontinuas sian laboron! “Eklumo” (n-o 8), Letero de W. Bennewitz. Enhavas reklamafiŝon por Senn. kaj S.-R. “Sächsische Arb.-Zeitung (Leipzig), 30. 12. 1225, Lenins Junker! Kom. Esp. Dienst. “Assurance Agent’s Union Chronicle” (London), jan. 1926, Esp. lecionon!

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. Pl = poŝtkartoj ilustritaj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp. ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Belgio

— K-do Hermann Heller, Schupstr. 25, Antwerpen, dez. koresp. pri ĉ. temoj, pref. kun fraŭlinoj. Printempe mi faros Mondvojaĝon k. event. vizitos ilin.

Germanio

“Kursanoj” dez. koresp. pri ĉ. temoj, L., PK., PM., Pl. bfl. ĉiam resp. Adr.: Alfred Scharf, Rudelstadt, n-o 48, in Schles.

— K-do Paul Thomas, Körnerstr. 30, Auerbach i. V., dez. koresp. pri ĉ. temoj, k. ĉ. l. k. vigla interŝanĝado de Pl. bfl.

— K-dino Trudi Schmalfuss, Wettinstr. 2, Auerbach i. V. dez. koresp. k. ĉ. l. gek-doj, Pl., bfl.

— K-do Kurt Hähle, Gartenstadtstr. 40, Neukirchen i. Erzgeb. dez. koresp. k. ĉ. l. L., Pl., Pl.

— K-do. Helmut Otto, Forststr. 67, c. Neukirchen i. Erzgeb. dez. koresp. k. ĉ. l. precipe kun radio-amatoroj k. naturamiko.

— K-do Max Wetzel, Gartenstadtstr. 39, b. Neukirchen i. Erzgeb. dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK., Pl.

— K-do Kurt Zschuckelt, Langestr. 14. Riesa-Weida i. S. dez. koresp. k. ĉ. l. gek-doj, precipe pri politik-ekonomiaj temoj. L., PK. Respondo garantiata,

— K-do Herbert Holtzhauer, Mariannenstr. 108, II. Leipzig-Volkmarsdorf, dez. koresp. pri politikaj k. teknikaj temoj. L., PK., Pl. k. ĉ. l.

— K-do. Alfred Krause, Artilleriestr 4, IV., Magdeburg, dez. koresp. pri seriozaj temoj kun k-doj ĉiulandaj L., Pl.

— K-do Kurt Klotz, Augustusstr. 93, Meerane i. S., dez. interŝ. Pl. k. ĉ. l.

— K-do Max Wetzel, tipografisto, Theaterstr. 23, Glauchau i. S., dez. interŝ. pres-aĵojn, bildojn, esp-aĵojn k. ĉ. l.

Hispanio

— K-do José Salom (fraŭlo, manlaboristo) calle Weyler, 82, Pla de Natesa (Mallorca), dez. interrilati kun gekomunistoj ĉiulandaj, ĉefe el Sovetio, L., Pl., nepre resp.

[REKLAMO p.8] Aĉetu! Aĉetu! Jean Tousseul — La Morto de Blanjo — tradukis L. Bergiers — 2. volumo de Biblioteko de Sennaciulo — Serio: Literaturo — Prezo: 0,60 mk. g. — Administracio de SAT, Colmstr. 1 Leipzig – Stötteritz

Sovet-Unio

— Irkutsk, Universitato, grupo de esperantistoj. Medicinistoj de la mondo, korespondu kun ni pri medicinaj novaĵoj. Respondo garantiata. Persone kaj aparte laŭ la sama adreso deziras korespondi pri vivo de studantoj Lesnikov kaj pri medicinaj temoj Majzlis.

— Irkutsk, Gubfo, komĉelo de junuloj dezirás korespondi pri laborist-movado kaj sociaj temoj kun tuta mondo. Persone laŭ la sama adreso deziras korespondi Sadovnikov kaj Isaev.

— Irkutsk, Markstrato, 1a sovŝkola, al gvidanto de esp. kursoj Babiĉev por dezirantaj korespondi pri ĉiuj temoj kursanoj.

— “Esperantista Rondeto” dez. koresp. pri ĉ. temoj L., PK., Pl. Adr.: Klub Peĉatnikov, str. de R. Luksemburg, 31, Odessa.

— “Infanoj-esperantistaj” dez. koresp. k. ĉ. l. L., PK., Pl. Adr.: Trudŝkola, 62, Vneŝnaja, 74, Odessa.

— “Grupo de Esperantistoj” dez. koresp. pri ĉ. temoj, L., PK., Pl. k. ĉ. l. Adr.: Klub Jaŭvarstiĥ Mastestich, Tovarnaja, Odessa.

— “Komitato de Profunuiĝo Sovetlaboranto” dez. koresp. kun samspecaj eksterl. organizaĵoj pri profesia movado. Skribu grandnombre por pruvi al ĉ. profunuiĝoj neesperantistaj, ke Esp. estas vera interligilo de prol. amasoj. Adr.: Dolinskaja, Ekaterinoslav. gub. Mestkom Sovtorgsluĵ.

— K-do M. P. Sabo, C. K. Svjazi, k. 206, Dvorec Truda, Solanka, 12, Moskvo, pri stato de lab.-movado en tuta mondo. Akurate resp.

— K-do Eŭgeno Bukatin, Dubovskaja, 2, Stalingrad, pri ĉ. temoj, k. ĉ. l.

— “Kom. junuloj k. infan-grupoj” dez. ekinterrilati kun samaj organizaĵoj de Mez-Azio, tuj skribu let. kun viaj informoj k. demandoj al SAT-peranto: K. Koblov, U. S. S. R. Uzbekistan, Taŝkent, poŝtkesto, n-o 6.

— Du lernantinoj dez. koresp. pri lernejaj temoj kun tutmonda gelernantaro. Respondo nepra. Adr.: L. Kravcova, Ul. Fr. Engels, 20, Rostov-Don.

— “Esp.-Kursoj” dez. koresp. kun k-doj ĉiulandaj pri div. temoj. Adr.: Por Kursoj, poŝtkesto, n-o 82, Rostov-Don.

— K-do G. V. Naumov, Nikolskij pereulok, 123/170, Rostov-Don, serĉas seriozajn korespondantojn pri lab. temoj. Resp. garantiata.

— K-do Ivan Lidin, Poĉta Knijnyj Kiosk, Kazan, interŝ. Pl. (speciale kun Italio), esp-ajojn, koresp. pri socialaj temoj.

— K-dino Marija Valentinoviĉ, B. Tatarskaja, 31, Minsk, pri ĉ. temoj, PK., Pl. k. ĉ. l.

— “Kiu sendos al mi il. gaz.-jurnalojn kun subskribita traduko, tiu ricevos de mi la saman aŭ ‘antikvan, sovetan pap. monon laŭ deziro. Ekstereŭropanoj ricevos duoble.” Adr.: J. Fedorov. N.-Moskovskaja, 64, kv. 6, Minsk.

Averto!

Ĉiuj Esperanto-grupoj, SAT-anoj, Esperantistoj kaj aliaj organizaciaj laboristoj estas avertataj pro iu persono nome Willy Struck kiu ankaŭ vojaĝas sub la nomo Willy Bröer aŭ eĉ sub aliaj nomoj. Li estas proksimume 25jara kaj venas el la malliberejo. Li rakontas, ke li estis punata por politikaj aferoj, ke li estis sendita de la rusa registaro en la baltikaj taĉmentoj “von der Goltz” (1919) ktp. Li interrilatis kun nia grupo dum lia mallibereco. Post lia liberiĝo, li trovis provizoran hejmon helpe de l’ esperantisto W. Heydorn en la kom. kolonio “Moorhof” apud Harburg. Tie li subite malaperis kunprenante, laŭ raporte, la monon, tolaĵojn, vestaĵojn, multevalorajn librojn, objektojn kaj laborilojn. Kiu ion scias pri la nomita bonvolu sciigi al Proletarische Esperanto-Gruppe Hamburg-Altona

Adreso: Altona, Im Hag 5

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 70, 28-a de januaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

ANTO e Corbéra (XIIe)

2-a Jaro, N-o 18 (70) — APERAS SAT SEMAJNE — 28. Januaro 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

GERMANA INDUSTRIO — ELMIGRADO

Dum la lasta jardeko okazis grava alilokiĝo de l’ germana industrio. Por plialtigi la eksporton kaj pli malmultekostigi la produktojn estas translokitaj la produktejoj el la landinterno al la marbordo aŭ en regionojn, kie troviĝas krudmaterialo, aŭ ĝi povas esti transportata per malmultekosta akva vojo.

Depost kelka tempo ni observas translokiĝon de industrientreprenoj al aliaj eŭropaj ŝtatoj aŭ eĉ al transmaraj. Tio ege gravas por la germana popolekonomio, ĉar temas ĉefe pri ekonomibranĉoj, kiuj produktas eksportaĵojn, pro tio estas sendependaj de eksterlandaj krudmaterialoj. Estas konsiderataj antaŭ ĉio la maŝinindustrio, la aerŝipkonstruado, la mekanika industrio, la farboproduktado, la kemia kaj teksindustrioj. Pro la sendependeco rilate al krudmaterialo ĉi branĉoj povas esti aranĝataj en tiuj landoj, kie la konsumo estas favora.

Por la elmigrado ekzistas multaj kaŭzoj. Ofte sufiĉas la ekkono de pli favoraj produktkondiĉoj en alia lando por ĉesi la produktadon en Germanio. Ankaŭ la importimposto de aliaj landoj por ĉi produktoj kaŭzis la uzinan translokiĝon. Ke la fugo al eksterlando estas entreprenita por eviti pagon de altaj impostoj kiuj ŝarĝas la industrion, ne konfesas la industriistoj.

Precipe Usono kaj Sud-Ameriko, Argentino kaj Brazilio allogas la germanajn entreprenojn. Ĝenerale ne estis translokitaj la malnovaj instaloj, en la plej oftaj kazoj estis transdonitaj la produktado al novaj eksterlandaj entreprenoj, je kiuj estas interesataj la devenentrepreno per kapitala aŭ persona interligo.

[BILDO p.1 | 25,46,72,93] Silueto de ŝipoj kun mastoj kaj ŝnuraro en haveno, spegulataj en la akvo.

Kio migris al eksterlando, estis spertoj, patentoj, uzinkapitalo, kaj parto de komerca kaj teknika oficistaro, de lastaj kompreneble la plej bonaj. Kio rilatas al maŝinoj por la nova entrepreno — ili estis liverataj el Germanio — se ili ne estis haveblaj pli malmultekoste en la koncerna lando.

Ĉi faktoj signifas klare la malprofiton por la germana popolekonomio. La tiom necesega egaligo de la germana komercbilanco estas pli malfaciligita per la formigro de entreprenoj, kiuj produktas kvalitaĵojn. De aparta graveco estas la kunpreno de spertoj kaj kapitalo, ankaŭ de la teknikaj laborfortoj kaj la postlaso de — eble malnoviĝintaj — produktiloj kaj de nemetiaj laboristoj. Utilon per la eklokiĝo de germana industrio en eksterlando ne havas la germana, sed nur la fremda popolekonomio. En la eksterlandoj tio jam de longe estas ekkonata kaj

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

estas favorigata la enmigrado de la entreprenoj. La malprofitoj ankaŭ tuŝas aliajn ekonomiajn kampojn. Ne nur estas perdataj devizoj kaj valoraj labortrezoroj, sed la aliaj produktaĵoj en la enlando senvaloriĝas. Per la evoluo de la industrio translokita malaperas iom post iom la espero eksporti al la ĝis nunaj eksportlandoj. Ĉi evoluo estas pli malrapidigita per apartaj difinoj, sed malhelpi estas tute ne ebla. La kapitalo estas internacia kaj ankoraŭ ne demandis al bonstato de opa ŝtato, se temis pro negoco.

Hermann Scherbaum (1378).

El Nederlanda Hindio

El la raporto de la labor-inspekto (instituto registara, kiu kontrolas iomete laborkondiĉojn rilate higienon, sendanĝerecon, labordaŭron, ktp.) diskoniĝis io pri la laborkondiĉoj sur la Ombilin-kampoj en Sawah-Loento sur la insulo Sumatra. En la minoj tie laboras punlaboristoj, sed ankaŭ t. n. kontraktlaboristoj. Ĉi lastaj estas indiĝenoj varbitaj en Java (insulo). Kiam ĉi homoj, plejparte kamparanoj, subskribas la kontrakton, ili ne havas ian imagon pri la laborego en la mallumaj koridoroj en la intestoj de la tero, ili ne scias pri la laboro, en la minoj inter la al multaj jaroj de malliberiga puno kondamnitaj punlaboristoj.

La peniga, malfacila vivo en Sawah-Loento kaŭzas, ke multaj kontraktintoj malplenumas la kontrakton. Ili forkuras, sed estas ofte kaptataj kaj tiam punataj laŭ la leĝreguloj de la „Poenale Sanctie“.

En 1924 estis el la 5000 kontraktintoj ne malpli ol 2779 kondamnataj pro malrespekto al la t. n. „Koelie-ordonantie“. Inter la punoj estas ankaŭ la t. n. „rotan“-puno. La punoto estas ligata al fosto, la manoj kunligitaj, la brakoj supren kaj tiam li ricevas dek batojn per la „rotan“.

Laŭ la raporto de la labor-inspekto estis en 1923 sole en la regna ŝtonkarboentrepreno en Sawah-Loento po tago 16 personoj tiamaniere punataj. Ili ĉiuj estis laboristoj. Ilia sola krimo estis, ke ili iel ne estis plenumintaj la kontrakton.

Membro de la Hindia Popol-konsilantaro demandis al la registaro pri la en la raporto de la laborinspekto menciitaj hontigaj situacioj en Sawah-Loento. Respondis la registaro, ke ĝi opinias, ke ne ekzistas motivoj por publikigi la raporton. Jes ĝi volus doni la raporton por montri al la popolkonsilantaro.

Sed ĉi tiu konsilantaro tute ne estas konsilantaro de la popolo, la laboranta popolo en ĝi ne estas reprezentita.

— En Soerabajo estas striko en la metalindustrio. Proksimume 3000 laboristoj ĉesis labori. Kaŭzo estas maldungo de unu laboristo. La strikantoj postulas nenigon de la maldungo kaj plialtigon de la salajro. La gvidantoj de la striko jam estas malliberigitaj, pro “instigo al malobeo”.

— Ok laboristoj de la Marino-establejoj estas maldungitaj pro propagando por komunismo.

— La Soerabaja Komercgazeto ekscias, ke baldaŭ estos publikigata leĝo kontraŭ la propagando de komunismo.

— Soewito, redaktoro de en Salatiga aperanta komunista organo estas arestita pro artikolo en sia gazeto.

— La kongreso de la Hindia Societo de tram- kaj fervoj-laboristoj, kiu estus okazinta je kristnasko 1925, estas de la polico malpermesita.

Laŭ sciigoj el “De Tribune”, kompilis 670

La laborista movado en Egiptio

M. Azis

Ĝis la mondmilito, la egipta industrio estis tiom maldisvolvita, ke la egipta laboristo, malklera, obskura, malspritigita, opiniis sin feliĉa, se li povis trovi laboron almenaŭ por plej mizera rekompenco. Evidente, en tiaj kondiĉoj li fariĝis la viktimo de plej senhonta ekspluatado.

Tamen la industriigo en Egiptio (elvokita pro la mondmilito) ŝanĝis la situacion. La milito malpligrandiĝis la alvenon en Egiption de varoj eŭropaj, precipe anglaj, kaj per tio kontribuis al la evoluigo de l’ enlanda industrio, precipe teksa kaj nutraĵa. Samtempe kun tio malgrandiĝis la alfluo de l’ blankulaj laboristoj, kiuj ĝise okupis la kvalifikajn postenojn en la egiptaj fabrikoj kaj uzinoj, kaj por la indiĝenoj malfermiĝis la dungitebleco.

Nuntempe oni povas en Egiptio kalkuli ĝis 500 000 laboristoj. Krom la industriaj laboristoj, al tiu nombro koncernas ankaŭ la laboristoj de l’ fervoj-konstruado, de l’ ŝosefarado, akvumaj laboroj, dokoj ktp. Parolante pri la egipta proletaro, estas neeble prisilenti la kamparan proletaron de l’ lando. La etkamparuloj (felahoj) kaj la agrikulturaj dunglaboristoj konsistigas nombron je 8 500 000 h. Per iliaj ŝvito kaj laboro kreiĝas la grandegaj riĉaĵoj de l’ indiĝenaj bienuloj kaj almigrintaj poseduloj, mastrantaj vastegajn grundriĉaĵojn. La mizerega salajro devigas la kamparulojn forlasi la vilaĝon kaj veni urbon, serĉante laboron. Per tio mem pligrandiĝas la senlaborulaj kadroj.

Se ni ekobservos la egiptan proletaron, ni rimarkos, ke ĝi kuntenas tri kategoriojn diversajn: unue, et-oficistojn, kontoristojn, kiujn la malalt-nivela salajro devigas sindikat-unuiĝi por batali pro la ekonomia pliboniĝo. Due — kvalifikitajn laboristojn (fervojistoj, PTT-istoj, irigaciistoj¹), pli bone salajritaj, sed ideologie malantaŭenemaj. Trie — la senkvalifikaj laboristoj: teksistoj, maristoj, dokistoj, terfosistoj, plantistoj ktp. Ilia salajro estas la plej malalta kaj malsuperas la porvivan minimumon, ja ili ricevas ne pli ol 6—9 piastrojn potage. La longeco de l’ labortago alternas de 10 horoj (dokistoj) ĝis 14 (plantistoj).

¹) Akvumad-kanalaj laboristoj (Trad.).

Sed ĝuste la lastkategoriaj laboristoj okazigis dum la lastaj jaroj serion da grandstrikoj, el tiu nombro la faman strikon ĉe la aleksandriaj olea kaj sapa fabrikoj (marto 1924).

La strikoj, kiuj, ĝenerale, atestas la vekiĝon de l’ laboristaro, komencis en Egiptio jam de 1910, kiam okazis la ĝenerala striko de l’ fervojistoj kaj laboristoj el la ŝtataj metalurgiaj uzinoj en Bulak kaj Embabkh (antaŭurboj de Kairo). La strikon postsekvis sangoplenaj konfliktoj kaj ĝin kruele likvidis la egipta polico kaj la anglaj trupoj.

La sindikata movado egipta jam havas aĝon de 20 jaroj. Tamen, la sindikatoj, funkciintaj ĝis 1919, estis malmultanaraj, malfirmaj kaj havis malgrandan signifon en la vivo de l’ laboristaro. Tiaj estis: “El-sanaje-El-Duzia” (unio de l’ manlaboristoj), organizita en Aleksandrio kaj Kairo 1907, ĝi nombris 2300 anojn, sed ne sukcesis aligi al si la larĝajn laboristamasojn kaj konstante misfunkciis; la cigaredista unio, fondita en 1904, la tipografista, organizita en 1906, k. cet.

Nur en 1919, sub la influo de l’ kreskintaj por liberiga movado kaj strikoj, larĝonde kovrintaj la landon, komenciĝis ĉiuloke la sindikat-organizado. Al tiu momento rilatas la kreo de tuta serio da organizaĵoj. En 1919 organiziĝas “Gemint-Tamadon-El-Umall” (Unuiĝo de l’ laboristoj), kien komence venis nur tajloroj kaj fervojistoj. En diversaj urboj fondiĝis unuiĝoj de sukeristoj, bierfabrikistoj, seruristoj, ŝuistoj, komizoj, ktp. La “Unuiĝo” kreskas kaj nombras jam 15000 (25 sindikatojn), sed seriozan influon super la egipta laboristaro ĝi ne posedas; ĝi estas tro etburĝ-spirita.

En 1921 en Aleksandrio kunvenis laborista kongreso de Egiptio kaj post tio fondiĝis proletspirita organizaĵo, gvidata de laboristoj (la ĝenerala konfederacio de l’ Laboro, aniĝinta al Ruĝa Prof. Intern.). Ĝi rapide gajnis la simpatiojn de l’ laboristoj, ĝia influo kreskas kaj en ĝiaj vicoj baldaŭ estos 50 000 anoj. La konfederacio aranĝis dum 1923—1924 multajn strikojn. Sed ĝi kaŭzis al la burĝoj kaj al la registaro timon kaj malamon. Tial Zaglul-Paŝa ordonis en 1924 ĝian likvidon.

Komprenante la signifon de l’ laboristorganiziĝo, la registaro iniciatis la aranĝon de “Ĝenerala Unuiĝo de l’ laboristoj de Egiptio”, gvidata de Abd-el-Rakhman-Fakhmi-Bej (kunaganto de Zaglul) kaj de aro da burĝaj advokatoj. Ĝian karakteron bone montras tio, ke kiel honora prezidanto ĝi elektis . . . la egiptan reĝon Fuad.

Krom tio ekzistas pluraj ne tiom signifhavaj unioj: ekz. de la dokistoj el Suez, Port-Said, Aleksandrio.

La organizadon de revoluci-tendencaj sindikatoj la registaro senkompate persekutas, kaj la egiptaj laboristoj devas tre grandpene batali pro la koalici-rajto.

(Espigis V.)

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

El Loanda

La 13. dec. 1925, laŭ publika invito de la koncerna organiza komitato, konsistanta el 5 laboristoj, kelkdekoj da proletoj el Loanda kunvenis por starigi la Miksan Sindikaton de la Laboristoj el Loanda.

La kunveno ne estis multe vizitata ne nur tial, ĉar ĝi estis anoncita nur je la antaŭa tago, sed ankaŭ tial, ke, lasthore cirkulis famo diranta, ke ĝi estus malpermesata de la aŭtoritatuloj.

Tio tamen ne okazis kaj la kunvenintaj laboristoj entuziasme diskutis kaj aprobis la statuton de la sindikato.

Ĉar neniam estis en Angola simila, vere revolucia, sindikato, la proleta kunveno de la 12. dec. 1925, inaŭguras la laboristan revolucieman movadon en Angola.

La nova sindikato arigas la laboristojn el ĉiuj metioj tial, ĉar la proleta klaso en Loanda estas sufiĉe malmultnombra; estus malfacile, almenaŭ je la komenco konstitui laŭmetiajn sindikatojn.

La organiza komitato kaj la plej granda parto el la kunvenintoj estis fervojlaboristoj de Loanda.

— Je la sama tago okazis ĝenerala balotado por la Municipalitato el Loanda, fakto jam ne okazinta de antaŭ multaj jaroj, ĉar la guberniestroj de Angola preferis nomi komisiojn, sed ne plenumi la leĝojn postulantaj, ke la Municipalitato-oficoj estu okupataj laŭ elekto.

Tri malsamaj listoj estis balotitaj, ĉiuj ili konsistantaj el burĝuloj (komercistoj, kapitalistoj, ktp.).

Kaŭzis grandan sukceson la apero de voĉdonilo, kun ĉiuj nomoj forstrekitaj, sur kiu estis inke desegnita karikaturaĵo de hispana desegnisto Tito. La karikaturaĵo montris fortan laboristan pugnon tenanta martelon kaj sube, pastron, kapitaliston kaj militariston forkurantaj.

La jenaj vortoj ankaŭ vidiĝis: “Ĉu vi ne volas fortan manon? . . . Jen ĝi!”

(3998)

La klerigo en Polio

La klerigo estas tre grava afero. Tion ĉi bone komprenas klaso posedanta kaj ĉiumaniere penadas haltigi ĝin en ĝia antaŭen-irado. Ne nur nun, ankaŭ en antaŭaj tempoj, pri sciencoj okupiĝis nur pastroj kaj monaĥoj. La eklezio estis tiam tre potenca. Sed tempoj ŝanĝiĝas kaj klerigo estas nun ne nur propraĵo de l’ pastraro, sed ankaŭ de pliriĉiĝinta urbanaro. Sed laboristoj kaj kamparanoj, senkompate subpremegataj, staras malproksime de ĝi. Oni ne klerigadas ilin. Ja ili ne bezonas.

Klerigita laboristo aŭ kamparano dejetus la jugon de sklaveco. Venis tempo, — nova kapitalistordo, kiam regas ti-kiu estas riĉa, kiu akiris kapitalon pere de subpremado de laboristo aŭ kamparano. Sed burĝaro regas ne nur per kapitalo, sed ankaŭ per sia scio kaj klereco. Laŭ ŝtataj elkalkuloj en Polio je ĉiuj 1000 loĝantoj estas ĉirkaŭ 200 infanoj en lernaĝo. En tuta Polio estas nun ĉirkaŭ 5 milionoj 500 mil infanoj. Ili devas lerni, sed ne lernas, ĉar pli ol 2 milionoj da infanoj ne iras en lernejojn. Ministroj de klerigado ordonas fermi popollernejojn. Anstataŭ malfermadi kaj konstruadi la novajn, oni ruinigas tiujn, kiuj jam estas. Do en jaro 1924 la registaro fermis 3 mil popollernejojn krom tio 8 seminariojn kaj 4 porinstruistajn lernejojn. Verŝajne la popolo estas jam tro klerigita. Do fermi lernejojn — ĉar klerigita popolo ne permesos sin subpremadi. Tiel prezentiĝas afero en centro de l’ ŝtato. Sed sur apudlima teritorio oni pli maljuste traktas tiean loĝantaron, ol la polan. En jaro 1910 sur tiel nomata apudlima teritorio estis 242 mil gelernantoj, dume en 1922 estas nur 235 mil (nun la afero prezentiĝas pli malbone). Do germanoj kaj eĉ paĉjo

[BILDO p.3 | 35,34,62,63] Desegnaĵo: blindigita viro kun bendo sur la okuloj paŝas kun etenditaj brakoj ĉe la rando de krutaĵo, ŝtonoj falas malsupren; ĉirkaŭe ventaj kurboj.

LA NEEDUKITO ESTAS BLINDULO

El “The Plebs”.

— caro — ĉi sanga caro, kiu regis per vipo kaj skurĝo pli zorgis pri klerigado. En Poleski vojevodio (gubernio) en 1921 estis 34 lernejoj ukrainaj, dume en jaro 1923 estis nur 20, do 14 estis fermitaj! Por 14 mil infanoj estis malfermita nek unu blankrusa lernejo. En Novogrodzki vojevodio ekzistas nur 1 blankrusa lernejo kaj en Vilna vojevodio de 186 lernejoj restis en 1923 nur 23. Nuntempe tie estas nek unu blankrusa lernejo. Tie regas la plej granda malklereco, kie estas plej multe da homoj ne scipovantaj legi kaj skribi — tie pola registaro plej malmulte zorgas pri klerigado. Pola registaro volas ŝpari monon pere de malklereco de popolo. Oni stultigas popolon, kaj monon ofte destinas por “malriĉaj” fabrikantoj. La registaro permesas malfermi 28 mil drinkejojn, dume estas nur 27 mil lernejoj. Pli da drinkejoj ol lernejoj. Meznombre en tuta Polio triono de l’ infanaro estas kondamnita al malklereco.

Nun en Polio estas 86 mil policistoj kaj nur 60 mil instruistoj. Ĉi policistaro devas edukadi civitanojn de Polio.

Interese estas vidi kiel prezentiĝas afero de popollernejoj. Tie plej ofte unu instruisto instruas ĉirkaŭ 100 diversajn geinfanojn, kunvenigitajn en unu malpura ĉambreto kaj okazas eĉ en iu konstruaĵo por brutaro. Multaj instruistoj ne scipovas eĉ bone legi kaj skribi.

Mezlernejoj, kiuj estas nur en urboj, estas lernejoj nur por kapitalistoj kaj oficistoj, — ili estas ŝtataj lernejoj. Tie estas filoj de laboristoj kaj kamparanoj, sed kiel malmultnombraj! Por ĉi-lernejoj instruistoj estas bone preparitaj, ĉiu el ili instruas nur unu lernobjekton. En ĉiu lernejo estas ĉirkaŭ 20 instruistoj, en unu klaso lernas meznombre 32 infanoj, ne 100, kiel en popollernejoj. Gimnazioj edukas lernanton por superaj lernejoj, universitatoj, politeknikoj k. a. Dume popollernejo, lernejo de malriĉuloj estas senelirebla strato, el kiu ne estas elirejo en la vastan mondon. Por ĉiu lernanto de ŝtata mezlernejo la ŝtato elspezas ĉiujare 250 pol. florenojn, dume por lernanto de popollernejo nur 50 fl., do kvinoble malpli.

Plu mi ne skribos. Ĉar mi estas certa, ke vi, karaj k-doj, komprenos ĉion sen pluaj vortoj. Sufiĉas.

Lib. trad. el “Orka” H. Halpern.

Kiel evoluas la sindikatoj en Sovet-Unio (statistiko)

Ni deziras tiajn raportojn de tempo al tempo ankaŭ el aliaj landoj kaj mondpartoj.

En la organo de l’ Tutunia Centra Konsilejo Sindikata „Trud“ (Laboro) aperis interesaj informoj pri la evoluo de l’ sovetia sindikataro dum la lasta 1—1½ jaro.

La 1. aprilon 1924 la sovetiaj sindikatoj nombris entute 5 822 682 anojn, la 1. oktobron 1924 6 430 470, la 1. aprilon 1925 6 950 484 anojn, hodiaŭ superas 7 000 000.

La fakto estas sufiĉe karakteriza, ĉar ĉi-jarojn ni rimarkas okulfrapan plimalmultiĝon en la alilandaj sindikatoj.

La evoluon kompreneble kaŭzis la ĝenerala reviviĝo de l’ ekonomia vivo: de l’ industrio kaj kampmastrumo.

Por ke la bildo de ĉi-evoluo estu pli klara por ĉiu, sufiĉas prezenti al la legantoj ĉi-tabelon, kie estas montrite, kiel plimultiĝis ĉiu sindikato malope:

Sindikato 1. aprilo 1924 1. aprilo 1925
Agrikult. Laboristoj de l’ tero kaj arbaro . . . 297 868 497 636
Industriaj Paperistoj . . . . 28 601 32 418
Ministoj . . . . . 294 913 282 283
Lignistoj . . . . . 127 871 175 045
Ledistoj . . . . . 94 483 109 506
Metalistoj . . . . 541 135 618 482
Presistoj . . . . . 81 132 94 142
Nutraĵistoj . . . . 275 107 341 749
Sukeristoj . . . . 58 799 129 747
Konstruistoj . . . 211 937 316 634
Teksistoj . . . . 502 481 624 137
Kemiistoj . . . . 162 358 180 662
Kudristoj . . . . 57 322 65 079
2 436 139 2 099 884

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

Transportligilaj Akvotransportistoj 139 366 139 412
Fervojistoj . . . . 769 500 805 588
Loka Transporto . 147 242 164 919
Ligilo (P. T. T. R.) . 102 906 102 006
1 159 014 1 211 925
Servaj Komunumlaboristoj 175 381 198 083
Popola Nutrado kaj Hoteloj . . . . 89 628 135 133
265 009 333 216
Ceteraj Artistoj . . . . . 72 862 75 720
Medicino-Sanitario 343 073 382 615
Klerigado . . . . 526 692 585 021
Ŝtat. kaj Komerc-oficistoj . . . . 722 025 694 467
1 664 652 1 937 823
Entute 5 822 682 6 950 484¹)

Unu el la plej veraj kriterioj por juĝi, ĉu la sindikatoj penis plibonigi la laborkondiĉojn de siaj anoj, estas kompreneble la nivelo de l’ salajro.

La ĉiam altiĝantaj dimensioj de l’ laborista salajro montras, ke la sindikatoj senĉese altenpuŝis kun sukceso la porlaboran pagon.

Ĉi-ciferoj elokvente tion afirmas:

Meza monata salajro en la peza industrio: en or-rubloj:

Industri-fako julio-septembro 1924 oktobro-decembro 1924 januaro-marto 1925 aprilo-junio 1925 julio-septembro 1925
Metalurgia . . . . 43,4 45,2 46,3 50,2 56,0
Teksa . . . . . . 34,6 34,4 34,5 36,6 44,0
Mineja . . . . . . 37,4 35,0 35,2 37,9 43,0
Kemia . . . . . . 40,1 40,8 41,5 44,8 48,0
Leda . . . . . . 53,6 56,9 59,2 63,9 —
Presa . . . . . . 70,0 70,6 67,7 71,3 75,0
Nutraĵ-gustumaja . 53,2 56,6 53,7 56,5 —
Papera . . . . . 39,8 40,0 39,7 42,2 45,5
Tra la tuta industrio 40,0 40,2 40,6 43,5 49,0
En Moskvo . . . . 61,3 62,6 62,6 65,9 —
En Leningrada reg. 57,4 61,9 61,4 65,2 67,0
En provinco . . . 36,6 35,7 36,2 39,1 45,3

En oktobro-novembro 1925 la laboristoj de l’ metalurgio ricevas 76 % de l’ ĝismilita salajro, de l’ teksa industrio 123 %, mineja 67 %, kemia 115,7 %, presa 109 %, papera 123 %, tra la tuta industrio ĝenerale 95 %.

V. K.

El Polio

Iom pri demonstracioj de senlaboruloj

En Varsovio dum pasinta semajno senlaboruloj penadis kelkfoje organizi protestmanifestaciojn, kiuj estis dispelitaj de policistoj. La samo okazis en Zaviercie, kie senesperigitaj senlaboruloj perforte eniris en kancelariojn de urbdomo (magistrato). Polico arestis multajn.

Ĝenerala ĉiutaga elspezo por vivsubteno de laborista familio, konsistanta el 4 pers. en Varsovio (en zld.)

Aŭgusto 1925 6.78 Septembro 1925 6.95 } (1 dolaro = 9 zld.) nun Novembro 1925 7.16

¹) Ni ripetas, ke de tiu tempo (1. aprilo 1925) la sindikatoj denove grave pligrandiĝis (ekz.) ministoj, metalistoj, teksistoj, fervojistoj).

Senlaboreco en grandindustriaj centroj de Polio (en oktobro)

Lodz 39 870 pers. Sosnowiec 21 070 „ Silezio 58 550 „

Senlaboreco en Polio (oficialaj ciferoj)

  1. oktobro 196 430
  2. „ 203 500
  3. „ 213 480
  4. novembro 218 883
  5. „ 231 764
  6. decembro 261 851

Ciferoj parolas per si mem.

Tabelo de pligrandiĝo de vivkostoj

En Varsovio dum la jaro 1914 = 100

Grupoj Sept. 1925 Okt. 1925 Nov. 1925
Ĝeneralaj kostoj 152.0 155.1 158.1
Nutraĵo . . . . . 170.9 175.7 178.2
Vestaĵo . . . . . 255.5 255.5 264.5
Hejtado . . . . . 161.4 165.7 167.3
Loĝejo . . . . . 60.2 66.1 66.1
Restaĵoj . . . . . 178.7 178.9 179.0

Produktado — komerco.

Detaligo Meza ĉiumonat. 1923 Meza ĉiu monat. 1924 Julio 1925 Aŭg. 1925 Sept. 1925
Produktado en miloj da tunoj:
Ŝtonkarbo 3008 2692 2100 2085
Koakso . 111.0 78.8 76.0 78.9
Nafto . . 61.4 64.2 64.3 70.8 67.2
Fero krud. 43.4 28.0 25.1 24.1
Ŝtalo . . . 94.6 56.6 76.9 66.6
Eksterlanda komerco en milion. da zld.
Spezo . . 192.6 228.6 267.3 219.2 181.6
Eksporto 99.6 105.3 86.9 103.0 108.8
Importo . 93.0 123.3 180.4 116.2 72.8

Kelkaj sciigoj el Argentino

Ĉi tiu monato estas la rikolta monato de grenoj: tritiko, lino ktp. Ĝis la momento kiam oni ekkomencis falĉi kaj draŝi, per tiuj maŝinoj, kiuj samtempe falĉas kaj draŝas, nomataj ĉi tie “Aŭstraliaj”, oni esperis abundan rikolton, sed tuj oni disreviĝis, ĉar oni notis, ke la sakoj ne pleniĝas, el grajnoj fariĝadis polva nubo. La grenoj estis formanĝitaj de iu tre malgranda, sed treege multenombra fungeto, kiun oni nomas “roya”. Ankaŭ la malfruaj frostoj, kiuj okazis en la unua duono de la monato oktobro, kaŭzis danĝeron. La tre abunda malsekeco, ĉar tre ofte pluvis, treege favoris plimultobliĝon de tiu danĝerega malamiko. La ekspluatata klaso jam sentas la pezon de la rikolta perdo, ĉar la panon nun oni devas pagi per 40 centavoj po kilogramo, ĝis la komenco de ĉi tiu monato oni pagis 30 centavojn, en kelkaj lokoj 35 centavojn. La nuna stato de la kamplaboristo estas tre mizera, jen la raporto de korespondanto de la plej grava burĝa ĉiutagĵurnalo “La Capital” (elp. La Kapital”) el la grava urbo Rosario: “Pro la rikolta perdo de tritiko estas multaj laboristoj senlaboraj, sekve al ili mankas la plej necesaj vivrimedoj. “Multaj el ili iras de pordo al pordo almozpetante peceton da pano aŭ plenmaneton da herbo-mate-o. Ĝis la rikolto de maizo (ĝi promesas estis tre fruktodona) ilia sorto ne ŝanĝiĝos, ĉar la perdo de la rikolto okazis ĝuste en tiuj provincoj kaj regionoj, kie la terkulturo estas plej vasta. La unua estas la provinco Cordoba (elp. Kordova), tie laŭ la freŝaj datoj perdiĝis ĉirkaŭ 80 %. Sekvas ĝin la provinco Santa Fe, jen la oficialaj datoj de la perdo en ĉi tiu provinco:

Departementoj Hektaroj semitaj La perdoj en procentoj
Belgrano . . . . . 51.426 80
Constitucion . . . 17.109 15
Caseros . . . . . . 48.500 30
Castellanos . . . . 192.225 80
Garay . . . . . . .
General Lopez . . . 99.602 50
General Obligado
Iriondo . . . . . . 42.418 60
La Capital . . . . . 4.911 70
Las Colonias . . . 68.144 80
N. de Julio . . . . 2.019 90
Rosario . . . . . . 2.530 20
San Cristobal . . . 68.975 90
San Lorenzo . . . 13.649 15
San Justo . . . . . 4.200 50
San Javier . . . . .
San Jeronimo . . . 67.483 80
San Martin . . . . 168.550 70
Vera . . . . . . . .

(Ĉe la unuaj kvar vicoj: «En ĉi tiu dep. loĝas mi».)

Ĉi tiuj datoj rilatas la tritikon, rilate la linon la perdoj ne estas tiom gravaj, ĉar ĝian grajnon ne danĝerigis la “roya”, en la lino la perdon pro la frostoj oni kalkulas je 20 %.

Satano (1933)

Letero el segejo de Finnlando

Kiel oni scias, lignoindustrio estas la plej granda industribranĉo de la lando. Kaj lignoeksporto kun eksporto de paperproduktaĵoj formas ĉirkaŭ 90 % el tuta eksporto de Finnlando. Devenante de tio estas tute nature, ke laboristaro de la lando konsistas plejgrandparte el segejlaboristoj. La segejoj, kiuj troviĝas ĉie en la lando, apud fervojoj kaj ireblaj akvovojoj, laŭ ilia grandeco havas 2—4 framojn¹), sed ankaŭ ekzistas pli grandaj 6—12 framoj. Finna ŝtato ankaŭ havas nun 12 framan segejon en Nord-Finnlando. La laboristoj kaj laboristinoj, la lastnomitaj ankaŭ laboras grandnombre en segejoj, estas salajrataj laŭ labormaniero, sed gelaboristoj, kiuj faras alian laboron ekstere de segejo oni salajras pohore. Salajro po arbtrunko varias tre multe en diversaj segejoj kaj estas pligranda en segejoj kun framnombro malgranda aŭ en tiuj provizitaj per malnovstilaj maŝinoj. Ĉar novstila framo, per kiu laboras du viroj, produktas preskaŭ pli ol maŝino malnovstila kun kvar viroj. La salajron oni kalkulas laŭ nombro de segitaj arb-

— paĝo 5 —

trunkoj por ĉiu laboristo, kaj se en duframa segejo oni segas 800 arbtrunkojn, la salajro por segisto estas 6 fmk., por cento li ricevas 48 fmk. dum okhora labortago. La salajro en 4 frama segejo povas esti nur 3 fmk. por cento, sed segejo produktas po 1600. La supre citita nombro ne estas akirebla per grandaj arboj kaj dum severaj frostoj.

Salajroj en segeja laboro povas en plejbonaj okazoj akiri 50 fmk., sed plejofte ĝi restas 45—40 fmk. La horsalajroj estas treege malaltaj. Ekz.: viroj ricevas 4,25 ĝis 5,50 fmk. pohore kaj virinoj 2,50 ĝis 2 fmk. pohore.

Salajro por pliaj horoj, kiu estas deviga laŭleĝe, estas jena:

Por du unuaj horoj salajro devas plialtiĝi per 50 % kaj por sekvantaj horoj per 100 %, ankaŭ por dimanĉoj kaj religiaj festotagoj per 100 %.

Prezoj de kelkaj vivbezonaĵoj estas ĉirkaŭe jenaj:

Butero 33.— ĝis 40.— mk. po kg.
Margarino 20.— „ „ „
Faruno sekala 3.— „ 4.— „ „ „
Faruno tritika 6.50 „ 7.25 „ „ „
Kafo 40.— „ 36.— „ „ „
Sukero 9.— „ 8.— „ „ „
Viando bova 6.— „ 8.— „ „ „
Viando porka 16.— „ 18.— „ „ „

Gelaboristoj tie ĉi norde havas ankaŭ pli da prizorgo por siaj vestaĵoj ol en pli sudaj lokoj de terglobo, kaj la segejoj ĝenerale estas tute malfermaj por frostoj. Sed laboristoj precipe en vastaj arbaroj estas plene elliverataj al la malvarma vetero, ĉar ili nur povas transnoktiĝi en plej malbonaj domaĉoj, kiuj nur estas konstruitaj por ĉi loka, okaza labordaŭro.

¹) segmaŝino.

Vojaĝemulo.

≡ DISKUTEJO ≡

Pri malsanoj

En n-oj 13/14 kuracisto deziras, ke la temo pri malsanoj estu diskutata ankaŭ per laikoj. Do mi deziras sciigi mian opinion tiurilate en laika parolo mallonga.

Ŝajnas, ke k-do Fröding estas kutimanta sian korpon al severa vegetara vivmaniero, atinginte bonan sukceson. Kaj estas granda parto da vereco en sia opinio pri malsaniĝo, sed pravas same k-do kuracisto; ĉar mi kredas, kaj multaj aliaj estas konvinkataj, ke homo samparte pro neceso bezonas ĉiujn nutraĵojn, viandan kaj herbaĵan. Supozite estas, ke li ne troigas en manĝado (kiel same en trinkado). Se ĉiuj homoj povus nutri sin nur per legomaj vegetaĵoj kaj fruktoj, ne eble estus kulturado tiom multe da tiaj specoj. Ankaŭ en vintro estus uzota multe da sekigitaj herbaĵoj.

Nun estas dirite de la scienco, ke la dentaro homa estas kreata por ambaŭspeca nutraĵo, tiom same por viandnutraĵo kiel vegeta nutraĵo.

Kiam en varmegaj klimatoj la homoj devas manĝi pli multe da fruktoj kaj legomoj ol viandmanĝaĵoj, tiam tio kaŭzas la tropika naturo. Tiuj nutraĵoj ne donas nebezonatan varmecon. Male en malvarma klimato la homoj devas manĝi pli multe da viandnutraĵo kaj graso; eĉ en malvarmegaj regionoj ili manĝas aŭ trinkas multe da oleo besta, por ebligi teni sin varma kontraŭ la severa malvarmeco.

Se oni agas sence kaj racie je sia manĝado, t. e., varias je la nutraĵoj kaj obeas al la demandoj de sia korpo, ne diboĉas kaj ne devas malsati aŭ loĝi mizere, estas la naturo mem, kiu montras la vojon al saneco.

K-dino A. B.

Esperanton en lernejon!

Antaŭ instruistaro staras nun tre grava demando pri enkondukado de esperanto en lernejon.

Je nuna momento estas neeble preterlasi tiun ĉi demandon, kiam ni vidas, kiel kreskas kaj larĝiĝas pionira movado, ĉirkaŭkaptinte tutan terglobon, kiam fortega KIM (Komuna Internacionalo Gejunulara) eniĝas en ĉiujn anguletojn de l’ mondo. Ni enkondukis en lernejojn de l’ 1. kaj 2. ŝtupoj germanan kaj francan lingvojn, sed celo, kun kiu ili estis enkondukigantaj, ne estas atingita.

Tute alia afero estas lingvo Esperanto. Je unuaj tagoj de ellernado lingvon Esperanton antaŭ geknaboj malfermiĝas tuta lerneja infana mondo (inkluzive ĝis insulo Taiti.

Tiam komenciĝos vivplena interŝanĝo per leteroj, per ilustraĵoj, per fotografaĵoj, per desegnaĵoj.

Lerneja ekspozicio ornamiĝos per novaj interesaj eksponatoj. Murgazeto kompletiĝas per leteroj de eksterlandaj membroj de l’ gejunulara komununuiĝo, de pioniroj, de lernantoj.

Pulso de lernejaj rondetoj ekbatos pli forte. Muta geografia karto pleniĝos per realaĵo.

Kaj ĉu logike konstruita Esperanto helpos bonfaritan influon je ellernado de parenca lingvo? — Sendube: pri ĉi tio parolas niaj kaj eksterlandaj instruistoj, kiuj estis instruintaj Esperanton.

Kaj ankoraŭ larĝa kunrilatiĝo de lernantoj kun eksterlandaj kamaradoj estos akcelonta al sennacieca edukado psikologion de nia generacio. Popola Komisaro de Instruado jam permesis instruadi Esperanton en lernejoj, sed manko de konvenaj kadroj de instruistoj en lernejoj ne permesas disvolvi sufiĉe larĝe la aferon.

El tiu ĉi konkludas, ke instruistomasulo aperigu sian iniciativon kaj propravole pligrandigu sian malfacilan portaĵon. Ĉi signifas: 1. Organizi rondetojn de ellernado kaj apliko lingvon Esperanton. 2. Persone komenci ellernadon de l’ lingvo, se estas neeble la unua, kaj 3. Enkonduki Esperanton en lernejojn, kie estos eble.

Suvorov Leonido (Urjenj) 5402.

Por kio mi lernis Esperanton?

Estas la senco de nia SAT-ana movado, valorigi la internacian lingvon “Esperanto” por la klasbatalo proletara.

Unu el la rimedoj, eble la plej nobla por ni laboristaj esperantistoj — ĉar pro manko de mono nur tre malofte ni povas aranĝi personan kunvenon internacian — estas la korespondado, ĉefe inter diversnaciuloj. Kaj estas vere granda ĝojo por la partoprenantoj, se la korespondado havas bonan fluon. Sed ne nur por la korespondantoj mem; oni plej efekte povas interesigi multajn personojn ĝis nun indiferentaj kaj eĉ malamikaj al Esperanto. Mi mem iam, ho, iam havis korespondadon, kiu rajtigis al esperoj plej grandaj. Nature mi ankaŭ sukcesis konvinki iun mokulon pri la nesensencemo de nia penplena kunlaborado je la antaŭenpuŝigo de la laboristaro, je la interligado kaj fratigado de la proletaro tutmonda. Grandan intereson mi ĉiam trovis, se mi havis okazon traduki novan leteron de miaj ministaj kamaradoj anglaj en Dewsbury kaj Batlay al sampartianoj kaj kolegoj. Sukcesinte en miaj penoj komenci korespondadon kun kamarado en Japanio. La entuziasmo por nia lingvo inter miaj konatuloj kompreneble kreskis kaj tiuj estis atendintaj senpacience raportojn pri vivo kaj faro de niaj samsortanoj orientaj.

Sed, bedaŭrinde ili kaj mi ĝis hodiaŭ ankoraŭ post kelkaj komencoj esperigaj vane atendas. Spite miaj penoj, preskaŭ frenezigaj, ricevi klarigon pri la kaŭzoj de la nepluskribado ĉefe flanke de miaj anglaj kamaradoj, mi tute ne sukcesis. Ne revenis miaj poŝtaĵoj diversaj, ne ankaŭ helpis la perado de samideano. Tute mi ne povas imagi, kio estas kulpa je la subita silentado persista.

Nun mi volas vastigi mian lingvan konon kaj doni al mia esperanta scio pli precizan uzeblecon. Pro tio mi komencis lerni la francan lingvon. Por faciligi la lernadon — tion mi eksciis per la lernado kaj instruado de Esperanto — la studado de gazetoj tagaj kaj ilustritaj en la koncerna lingvo estas bona rimedo. Kaj kio estas pli simpla por esperantisto ol ricevi gazetojn eksterlandajn. Mi ja ĉiulande havas fratojn helpemajn, kiuj volontege plenumas mian deziron modestan, des pli volonte, ĉar mi estas preta, fari la samajn servojn aŭ repagi la malaltajn elspezojn. Sed mi estas farinta denove mian kalkulon sen ĉi tiu nekonata, kiu kulpas la disrompon de mia korespondado. Kelkfoje de kamarado en Troyes kaj ankaŭ de Lyona Laborista Esperanta Grupo mi ricevis gazetojn. Nun denove ne plu funkcias la puto. Eĉ mia peto perigi al iu interesita kamarado, kiu de tempo al tempo al mi povas sendi ian ĉifonitan kolbasfolieton, mian nomon kaj adreson ŝajne ne estis atentita. — Ĉu mi do estas la sola esperantisto en la tuta mondo? Por kio mi nur eklernis esperanton?

Max Köhler 1204.

— paĝo 6 —

≡ RADIO ≡

Grava Anonco

Lastan vintron la esperantistoj de la gemelurboj Minneapolis kaj St. Paul, Minnesota, Usono, dissendis sian unuan programon en Esperanto pere de la potenca radio stacio WCCO. La rezultato estis tiel bonega, ke la estraro de WCCO volonte konsentis dissendi alian programon. Ĝi okazos la 12. febr., je la datreveno de la mondfama usona eksprezidanto Abraham Lincoln, kaj estos de Lincoln’a programo. La programo komencos je la 11,30 horo nokte. Oni elektis malfruan horon, por ke la aero estu pli libera kaj por ke oni estu pli certe aŭdata ne nur en tuta Usono sed ankaŭ en Eŭropo.

Ni urĝe petas ĉiun leganton, ke li nepre skribu al WCCO, Gold Medal Station, Minneapolis, Minnesota, U. S. A., pri lia sukceso aŭ malsukceso en la aŭdado de la programo. La esperantista movado tie ĉi estas nova sed tre vigla. Vi montru la vivecon de la movado ĉe vi per nepra letero aŭ karto.

Aliaj gazetoj, esperantaj aŭ naciaj, bonvolu represi ĉi tiun anoncon kaj nepre transskribu nian tempon en la vian, por ke la aŭskultontoj ne faru eraron pri la horo. En Mez-Eŭropo la tempo estos ĉirkaŭ la 5. horo matene la 13. febr.

Radio-Internacio¹)

Ni laboruloj devas meti en la servon de nia ekspluatata kaj batalanta klaso ĉiujn kaj ĉiajn rimedojn taŭgajn kaj konvenajn. Al tiuj enviciĝis laste la sendrata ondo etera. Al sata burĝaro ĝi servas kiel distrilo kaj amuzilo, al monavidaj fabrikistoj kaj komercistoj kiel “monfarilo” kaj al ni ĝi servos kiel batalilo en nia kultura laboro kaj por emancipiĝa batalo. Eluzi ĉi inventaĵon kaj utiligi ĝin por niaj interesoj estas devo nia kaj tute precipe por la SAT-anoj radioamatoroj prezentiĝas dankinda tasko, kies plenumo estos nepre fruktodona. Nia tutmondon ampleksanta SAT-aparato helpu kaj servu al same mondampleksanta laborula radio-movado kaj per tio al tutmonda proletariaro.

La radioamatoroj inter laboristaroj estas tre multnombraj, sed plejparte ili posedas simplegan detektor-aparaton per kiu ili kapablas ricevi nur la ondon de la loka sendostacio. Por havigi aŭ konstrui al si lampaparaton mankas mono aŭ okazo aŭ nekapebleco. Kaj laborista radioklubo al kiu ili deziras aliĝi, plejofte ne jam ekzistas. Krom tio en kelkaj landoj aŭ regionoj — ekzemple ĉi tie en la antaŭnelonge forlasita de l’ okupacia armeo parto de Rejnlando la radiomovado ankoraŭ estas tre juna. Aliflanke la akraj kondiĉoj, ekzameno ktp. por akiri permeson konstrui aŭ funkciigi akceptilon, estas likviditaj, tiel ke depost 1. sept. 1925 ĉiu ajn rajtas senkondiĉe konstrui kaj funkciigi ricev(lamp)aparatojn, se li pagas monate 2 gmk. al la poŝto.

La ideala stato en radio-movado konsistas por ni en tio, ne nur povi akcepti sed ankaŭ sendi (disaŭdigi). Kiam oni rajtos tiom en ĉiuj ŝtatoj, tiam la interkompreno inter la diversaj landoj estos perfekta — se oni aplikos la komunan radio-lingvon Esperanto. En kelkaj landoj, laŭ mia scio en Anglio kaj Usono la amatoroj kaj kluboj jam nun rajtas funkciigi sendilojn. Estus bone, ke tiaj k-doj raportos pri la stato de radio-movado, precipe de laborista en sia lando.

Intencante fondi en Düsseldorf lab.-radioklubon²), mi petas ĉiujn gek-dojn al mi sendi ĉian materialon: statutojn, revuojn, skizojn, konsilojn. Mi respondos al ĉiu.

H. Remers, Düsseldorf (656).

¹) Komparu artik. de k-do Vinogradov en “Senn.” n-o 57.

²) La unuan entute en okupita kaj forlasita teritorio.

“Saiŝ”

(Mezepoka postvivaĵo en moraro de kirgiza popolo)

Dum la feŭdalismo unu el la ĉefaj amuzoj de nobelaro kaj reĝo estis karakterizaj dubataloj — turniroj. Senco de la turniroj estis tia, ke unu el du kontraŭuloj, kovritaj per fera vestaĵo, rajdante sur galopanta ĉevalo, trafis la alian ĉu per glavo, ĉu per lanco. Plejofte la finalo de turniro estis morto de unu el batalintoj. Tiel estis dum sangoplena epoko de feŭdalismo. Memoron pri la kavaliraj turniroj enhavas nur paĝoj de la historio kaj interesplenaj porjunulaj romanoj de Valter Skott.

Sed en kirgizstano, supre en montoj, sur la Ĝalan, ĉi heredaĵo de antikveco restis ĝis la nuna tempo. Kirgizlingve la turniro nomiĝas “Saiŝ”. La batalo okazas jenmaniere.

La fiksitan tagon de dubatalo, du fortuloj-kirgizoj veturas, akompanataj de parencaro, al loko de okazonta turniro. La batalontoj rajdas sur la plej bonaj ĉevaloj. Samideanoj kaj kunsentantoj de la bravulo, lin preparas por la batalo. Al malantaŭa parto de selo oni alligas grandan feltan rulaĵon por ke la rajdanto ne elseliĝu, la bruston de batalanto oni kovras per dika tavolo de felto. Post kiam la preparado estas finita, oni donas al la kontraŭuloj bastonojn, kies longeco estas proksimume 3 metroj. La fortuloj, apoginte bastonojn je seloj kaj tenante ilin rekte kontraŭ brusto de kontraŭulo, disveturas flanken ĝis la 200—300 metra distanco, kaj poste galopegante kuniĝas, penante elseligi unu la alian, per bastonpuŝo en bruston. Ofte okazas, ke la bastono trafas kapon kaj unu el batalantoj mortfalas teren. Nun tiu ĉi sencela kaj danĝera amuzaĵo estas malpermesita de la soveta registaro.

Aziano

KORESPONDEJO

630. Kompreneble mi konsentas.

4668. Poŝkalendaron ni ne havas.

— La Adm. de SAT deziras scii la adr. de la k-doj Wuttke, Nov-Jorko kaj P. Kolev, Sofio. Adm.

1810. Via traduklaboro taŭgas, daŭrigu.

3398. Manuskripto alvenis, sed ĝi bezonas esti ege prilaborata. Red.

K-do E. Lanty petas siajn korespondantojn, ke ili bonvolu noti lian novan adreson. Jen ĝi estas: 14, avenue de Corbèra, Paris (XIIᵉ).

≡ KRONIKO ≡

Germanio.

Leipzig. Lab. Esp. grupo okazigis 16. jan. sian Zamenhof-memorfeston. La salonego estis bone okupata. Ĉeestis pli ol 600 personoj. Dank’al kunhelpo de lab. gimnastunuiĝo, de bonega violonisto k-do Bunge kaj k-do Frehse (kantoj laŭ la liuto), la soleno estis varia. Ankaŭ malgranda teatraĵo bone efikis. K-do Maertz parolis al la ĉeestantoj pri graveco kaj signifo de Esp-o. W. Krey (5486)

Mittweida i. S. La Esp. movado nialoke estas nun iom pli sukcesplena ol antaŭe. La 23. sept. 1925 la “LEA”-grupo aranĝis kurson kun 23 pers.; plej parte junuloj, gvidanto estas k-do Richter. Ankaŭ la grupvesperoj estas pli bone vizitataj, ilin gvidas k-do Wappler. La grupo aranĝos (printempon) publikan ekspozicion. Bedaŭrinde mankas ankoraŭ materialo. Mi tutkore petas la gek-dojn tutmondajn, sendi esp-aĵojn al ni, ĉu pruntedone aŭ donace. Ni rekompencos ĉiujn laŭdezire. Adreso: Walter Richter, Am Schweizerwald 5, in Mittweida i. S.

Tre optimismaj estas ankoraŭ la sindikat- kaj partiestroj kaj per la ekspozicio ni konvinkos ilin. Gek-doj kunhelpu, por ke ni ne fiasku! SAT-ano (2924)

Seifhennersdorf. La Distrikto Orient-Saksio aranĝis SAT-konferencon la 13. dec. 1925 en la gastejo “Kanone” Seifhennersdorf. La grupoj raportis pri la movado dum la pasinta jaro. Ĉiuj grupoj estis tute kontentaj pri la farita laboro kaj sukceso. Novaj kursoj estis malfermitaj en Seifhennersdorf kun 30, en Olbersdorf kun 26, en Leutersdorf kun 33 pers. Ankaŭ du, tre bone vizititaj ekspozicioj estis aranĝitaj. Ni marŝas de sukceso al sukceso, por ke baldaŭ interfratiĝu ĉiuj kamaradoj sur la tero. Satano (4247)

Sendu koncizajn raportojn por “Kroniko” sur poŝtkarto!

— paĝo 7 —

Nederlando.

Aalsmeer. En la neŭtrala esp. grupo “Ĉiam supren” enhavante 17 anojn, inter ili estas 3 SAT-anoj, oni decidis aboni “Sennaciulo”-n por ĉiuj anoj, je la kosto de la societo.

Polio

Lublin. Nia rondo “Laboro” aranĝis sabaton la 2. jan. “esperantan vesperon”. La programo estis: Prelego de k-do Halpern pri “Vivo kaj Verko de D-ro Zamenhof”, de k-do Zavada “Esperantismo kaj socialismo”, deklamoj, kantoj kaj prezentaĵo de komedio: “La renkonto” kiujn partoprenis la anoj de nia societo. Ĉeestis pli ol 200 personoj. Impreso ĉe la publiko, tute bona. Komenciĝis la enskribo por nova kurso speciale por fabriklaboristoj.

Tarnov. En daŭro de dec. p. j. funkciis en nia urbo esp. kurso en lab. hejmo. Gvidis la kurson k-do Lesiak, SAT-ano. 30 junaj laboristoj partoprenis diligente kaj jam ekposedis la lingvon tiome, ke ili komencas korespondadi. En ĉi-tieaj lab. rondoj ekzistas granda intereso por Esp. kaj estas preparataj pluaj kursoj. Intertempe oni organizis la esp. sekcion de Lab. Junulara Rondo kaj ĉe plua alfluo de laboristaj esp-istoj oni formos apartan lab. esp. organizaĵon.

Sovet-Unio

Ĉita. Aldone al artikolo “kiel ni vivis kaj laboris” en n-o 8(60) ni sciigas la jenon: En oktobro finis sian funkciadon “studrondeto” por novaj SAT-aniĝontaj k-doj. K-doj oficiale SAT-aniĝis kaj ekpartoprenis la ĝeneralan SAT-laboron. Nun la SAT-grupo enhavas jam 13 gek-dojn. Samtempe en oktobro ĉe la SAT-grupo estis organizitaj du sekcioj: traduka kaj pedagogia.

Pedagogia sekcio estis organizita, ĉar ĉirkaŭ 6 gesatanoj instruas ĉe diversaj esp.-kursoj. Tial ĉiudimanĉe antaŭ la SAT-kunsido estas “Pedagogia horo”, dum kiuj la plej sperta, nia pedagogo k-do Bajenov instruas la aliajn al natura metodo de esp.-instruado.

Traduksekcio, enhavanta 4—5 gek-dojn, kolektiĝas laŭokaze. Tradukado por “Senn.” kaj “S. R.” estis iomete vigligita.

Ĝenerale, ĉe SAT-kunsidoj ni studis la kongresmaterialojn de la V. SAT-kongreso, ni studis historion kaj laboron de SAT-eldonkooperativo kaj de SAT-presorganoj. Rezulte estis akceptitaj kelke da praktikaj decidoj pri aĉeto de akcioj de Eldon-kooperativo, abono de “Biblioteko de “Sennaciulo”, varbado de novaj abonantoj de “Senn.” ktp., kaj akceptita rezolucio, enhavanta nian opinion pri SAT-presorganoj.

  1. dec. 1925 ĉe lasta SAT-kunsido, post raporto pri internacia Lab.-presservo, estis decidite organizi interŝanĝon de porgazetaj artikoloj inter sovetiaj, ĉiniaj, japanaj kaj aliaj SAT-anoj, t. e. ion similan al ekstremorienta lab.-presservo.

Tiucele SAT-anoj de 12, 13, 14, 15, 21, 22, 29, 31 kaj aliaj sektoroj estas petataj sendi artikolojn (pri laborista vivo de iliaj landoj) kaj siajn deziresprimojn (kiaj temoj pri Sovetio pleje interesas ilin k. iliajn urbajn lab.-gazet.?) laŭ adreso: Sibirio, Ĉita, Kamĉatskaja n-o 75 al K. Faddejev, SAT-ano n-o 3717. K. F.

Kiev (Ukrainio). En lernejo de fabriklaboristoj kaj komunloĝejo de fervojlaboristoj organiziĝis grupoj, kiuj studas la lingvon internacian. La grupoj estas gvidataj de k-do Poniŝevski. Gelernantoj estas varbataj por SAT.

De la nova jaro Esp. estas enkondukata en fervojaj laborlernejoj.

La loka Societo de Radio-amatoroj decidis interrilati kun eksterlandaj kamaradoj per Esp. Oni estas petataj korespondi laŭ adreso: Kiev, Instituto de Popola Mastrumado, al KODR (Kieva Societo de Radio-amatoroj).

Poniŝevski (5729)

Krivoj Rog. En la loka distrikta Soveta partilernejo estas organizita esp. rondeto kaj malfermita Esp.-kurso. La unua leciono okazis la 3. decembro. Gvidanto — k-do Mitrofarov.

Minsk. 15. dec. okazis solena kunsido de blankrusia C. O. SEU, minska distrikta komitato de SEU kaj minska SAT-anaro kaj SEU-anaro dediĉita al memoro de L. Zamenhof. Post parolado de k-do J. Klys, kiu diris, ke ni revoluciaj esperantistoj ne estas batalantoj por “esperantismo”. Ni batalas por aliaj ismoj”, salutis kunvenon nome de blinduloj k-dino Polak. K-do Kirjuŝin faris raporton pri “Zamenhof kaj esperanta laborista movado”.

La “sankta jaro 1925”

(Impresoj de SAT-ano en Romo)

Petro Frapviando (920)

(Daŭrigo)

Kun pompa lukso — oro ne estas ŝparita — estas konstruata la tombo de “Sankta Petro”. Ne estas mirinde, ke tia brila konstruaĵo estas adorata. Iom flanke staras metala statuo de la apostolo, montrante ĝin sidanta, la dekstran piedon iom antaŭmetinta. Sur alta piedestalo staras la statuo, tiel, ke la piedoj estas en alteco de la ŝultroj de mezgranda homo. Ĉar tiel estas oportune, oni kisas la dikan piedfingron — pli ĝuste: oni volas kisi ĝin, sed oni ne plu povas, ĉar ne nur la dika, sed ankaŭ ĉiuj aliaj piedfingroj kaj eĉ parto de la piedo mem jam tute estas forkisita! Do oni kisas la reston de la piedo. Nu, por cent jaroj ĝi eble ankoraŭ sufiĉas. Rigardante tian frenezaĵon, oni povas konvinkiĝi, ke la kristanoj ne estas kanibaloj. Ili ne agas kontraŭ la dia ordono: Ne faru al vi ian bildon de via “DIO”. — Nur sovaĝaj popoloj adoras idolojn.

Trans ŝtuparoj kaj subteraj koridoroj oni venas en la ĉambron, kie staras la marmora ĉerko kun la kadavro de la lasta papo. Post pago de kelkaj liroj estas ekbruligata kandelo. La kontakto funkcias — oni povas paroli kun “sia papa moŝto”, la kadavro. En momento, kiam la ĉerkĉambro estis senhoma (mi mem hazarde staris malantaŭ kolono en la malhelo) la kandelojn vendanta monaĥo aliris, estingis la plej longajn kandelojn, — “dediĉitajn” de piaj pilgrimantoj — kaj per preciza tranĉilo renovigis la bruligitan pinton. Tuj poste samaj kandeloj ankoraŭfoje estis bruligataj, post denova pago de aliaj, intertempe venintaj pilgrimantoj. — Profitdona negoco.

Je la pordo de ĉiu itala preĝejo pendas afiŝo en kvar lingvoj: “Por inoj en ne deca vestaĵo estas malpermesata la eniro!” kaj sekvas la priskribo de “deca, morala” vestaĵo: “Dece vestita ino portas ĉapelon.” La manikoj devas kovri la tutan brakon, nur ĉe infanoj ili povas esti pli mallongaj. Same estas fiksita la longeco de la roboj laŭ la aĝo; la plej mallongaj roboj (nur permesataj al infanoj) devas esti almenaŭ ĝis sub la genuoj, pli aĝaj inoj tute devas kovri la tiel belan, sed bedaŭrinde “pekan” karnon. Tiamaniere multaj homoj neniam sciiĝos pri la fakto, ke ankaŭ la inoj havas krurojn. La kolo ne devas esti tro nuda. La ŝtofo de la vestaĵo ne devas esti diafana. — En la Vatikano mem eĉ estas ankoraŭ pli severe. Tie la eniro estas malpermesata eĉ por viraj personoj kun nudaj kolo aŭ genuoj. Migradulo kun la mallonga pantalono ekz. ne povas partopreni papan aŭdiencon, se li ne disponas pri “longa” pantalono kaj kolumo. La “svisa gardistaro” en la vestaĵo de mezepokaj soldatoj, laŭ papa ordono malpermesas la eniron en la vatikanan palacon.

Paginte kvin lirojn — fervoja pilgrimanto nur pagas la duonon — mi eniris la muzeon de la vatikano. Ĉi tie la paparo kun la tempo kunportis ĉiun pli valoran trovaĵon kaj elfosaĵon el la antikva tempo. Multajn belajn marmorajn statuojn kaj kolonojn la kristanismo en mezepoko detruis pro “kontraŭdiismo”. El la marmoro estis bruligata kalko! — Hodiaŭ tiu prudentularo volas ŝajnigi “kultur-gardanton”. Pro tio ili ne forgesis, meti antaŭ ĉiun “hontan parton”, nude prezentitan de la antikvaj romanoj, gipsan legomfolion. Skrapante per la ungo je la statuo kaj je la “kovraĵo”, mi konvinkiĝis, ke la lasta estas gipsa, do poste surŝmirita. Tiel la Vatikano ekspozas la antikvajn trovaĵojn falsite. La malgranda resto, kiu hazarde estis indulgita de la detru-furiozo dum la unua tempo de kristana regado, nun devas toleri falsigon de tiu sama eklezio, kiu bedaŭrinde ankoraŭ hodiaŭ regas. — Al homoj en ne deca vestaĵo estas malpermesata la eniro en la vatikanon, ĉi paragrafo validas ankaŭ por senviraj marmorskulptaĵoj.

(Daŭrigota)

— paĝo 8 —

Grandan paroladon havis profesoro de blankrusia regna universitato, blankrusia scienculo S. J. Volfson. Li parolis pri ekonomia bazo de Esperanto.

Poste unuamime estis akceptitaj jenaj proponoj: elekti k-don prof. S. Volfson, kiel honoran membron, de minska SEU-organizaĵo. 2. Sendi Salutleterojn al idea gvidanto de proletara esperanta movado en BSSR — al Centra Komitato de Blankrusia Kom. Partio; al CK SEU, al SAT, kaj al familio de Zamenhof.

Post kunsido estis aranĝita esperanta koncert-ĥoro, deklamado, sola kantado kaj Sporto (Sportuloj havis grandajn SAT-insignojn sur siaj brustoj). Akurate aperas tradukoj el “Sennaciulo” kaj tradukoj el leteroj ricevitaj de l’ oficejo de inter Laborista ligilo ĉe BCO de SEU en jenaj eldonoj:

“Profesia movado” ĵurnalo de Blankrusaj Profsindikatoj. Ĝi havas apartan “internacian paĝon”, kie ĝi presas ne nur leterojn sed ankaŭ fotojn kaj karikaturojn.

„Ruĝa Standardo” ĵurnalo de studentoj, Specialaj paĝoj “El eksterlando”.

Vilaĝana gazeto “Blankrusia Vilaĝo” presas leterojn de vilaĝanoj kaj tradukojn el Sennaciulo.

“Ruĝarmeana Vero” — ruĝarmeana gazetoleteroj de ruĝarmeanoj.

Aliaj blankrusiaj gazetoj konsentis presi per esperanta materialo. Ni jam petis, ke ĉiulandaj SAT-anoj helpu nin en tiu afero.

Laboristoj, instruistoj, studentoj, Vilaĝanoj, scienculoj, naturistoj, fotografistoj — ne forgesu, ke nia peresperanta laboro — estas laboro por proletaro, por tutmonda revolucio. En n-o 5 de “Sennaciulo” (nuna jaro) vi trovos adresojn de gazetoj aŭ sendu senpere Minsk poŝtkesto 33 Oficejo de Internacia Laborista Kunligo ĉe BCO SEU.

Ĉiu SAT-ano memoru tiun adreson — transdonu ĝin al via parti-, laborist- junular- k. a. organizaĵoj. Snejko.

Ratiŝĉevo. En Sar.-gub. la 15. 12. 25 estis organizita kaj malfermita ĉe fervoja laborista klubo de Lenin esperanta rondeto kun 30 partoprenantoj. Klubregistaro abonis al “Internacia lingvo”, organo de CKSEU (Sovetio) kaj al “Sennaciulo” por tuta jaro. La rondeton gvidas malnova tiea esperantisto P. Ĉerkiŝkov. 2769

“Spartakiado”

Institucioj, gvidantaj sporton en Sovet-Unio, decidis aranĝi venontjare grandajn internaciajn konkurojn de l’ lab-istaj sport-organizaĵoj — „Spartakiadon”. “Spartakiado” okazos verŝajne en Kaŭkazo por plifaciligi partoprenon de sportistoj el Ĉinio, Hindio kaj aliaj orientaj landoj. (1929)

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXᵉ Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Komuniko de la Ekzekutiva Komisiono de SAT

Konforme al la statuto, la Direkta Komitato de SAT elektis sian novan Ekzekutiv-Komisionon; la rezulto de la baloto estas jena: ĝis nun 17 DK-anoj respondis, 2 ne respondis, — ĉiuj voĉdonantoj elektas gek-dojn Frida Noël, Banmer, Lanty, Glodeau kaj Roux, — k-do Migny estas elektita per 14 voĉoj kontraŭ 3.

En sia lasta cirkulero, EK demandis al la DK-anoj ilian opinion pri TLES kiu, male al la promesoj de siaj iniciatoroj, konkurencas aŭ celas konkurenci SAT-on. — Neniu DK-ano (kaj inter ili troviĝas reprezentantoj de ĉiuj tendencoj) aprobas tiun skisman entreprenon. La tuta DK alvokas ĉiujn sennaciulojn por plifortigi nian SAT-aparaton jam funkciantan, anstataŭ mispeni al formado de aparta asocio por ĉiu tendenco. En SAT, anarkistoj, sindikatistoj, komunistoj, socialistoj, nome ĉiuj revoluciuloj povas libere kaj pace kunvivi.

Antaŭ 10 monatoj, kiam k-do Migny prezentis ĉe la kunvenoj de EK sian projekton pri fondo de TLES, kaj petis ke SENNACIULO propagandu oficiale pri tiu entrepreno, tiam la ceteraj EK-anoj respondis, ke la SAT-aparato estas je la dispono de la SAT-anarkistoj, se ili volas labori frakcie samkiel jam faras la socialistoj kaj la komunistoj, sed ke kompreneble, la SAT-organoj ne devas reklami por kreo de konkurenca asocio, kiu frontiĝos nepre kun SAT sur la sama kampo. Cetere, la teksto de la TLES-statuto sufiĉis por pravigi la timon de la aliaj EK-anoj. Spite nian argumentadon, k-do Migny pretendis ĉiam, ke TLES ne celas konkurenci nian SAT; tamen, la faktoj pruvis la malon: en sia organo, en sia programo, en sia agado, nenio estas favora al SAT. Ni posedas dokumentojn, kiuj pruvas ke iuj TLES-anoj (eĉ el la gvidantoj) penadas incide ĉe la SAT-anoj por inciti tiujn al eksiĝo el SAT. — Fine ni citu la strangan farmanieron de kelkaj TLES-anoj en Lyon, kiuj, pro “malamo” al SAT, forŝiras la esperanto-propagandilojn kiujn la SAT-anoj gluis sur la muroj, kaj anstataŭloke skribas stultajn insultojn kontraŭ tiuj SAT-anoj.

— Oni memoras ankoraŭ ke, post la Wiena Kongreso, estis elektita en Leipzig, speciala Redakci-Komisiono, kies membroj apartenas al diversaj politik-tendencoj. La rolo de tiu organo estas solvi la konfliktojn kun la verkantoj; tiel esperebIe, oni ne plu aŭdus krii pri diktatoremo de EK aŭ de la redaktoro. Tiu RK funkcias, sed jam depost 2 monatoj, ĉar la plimulto el siaj kolegoj ne akceptis ilian proponon, la 2 anarkistaj membroj eksiĝis. Ĉu tie ankaŭ kuŝus influo de TLES???

— Intertempe, k-do Migny eksiĝis el Ekzekutiva Komisiono. — La Direkta Komitato elektos anstataŭanton.

Paris, 5. januaro 1926

[REKLAMO p.8] Germanlingvaj Prolet-esperantistoj!! Propagandu por Esperanto kaj por SAT per nia flugfolio-aliĝilo (2. Eldono). Mendu kaj uzu grandkvante por divastigi nian movadon! Havebla ĉe k-do H. Muravkin, Berlin-Halensee, Küstriner Str. 8. Poŝtĉekkonto: E. Murawkin, Berlin 148098. Prezo, inkluzive afranko en germ. mk. (antaŭa pago):

1000 ekz., Germ., Aŭstr. 13.20 aliaj landoj 17.10
500 „ „ „ 6.80 „ „ 8.60
100 „ „ „ 1.50 „ „ 1.75
10 „ „ „ 0.17 „ „ 0.22

Alvoko!

Al la kontraŭmilitarista junularo de ĉiuj landoj

Gekamaradoj!

Suprenomita junularo en Holando preparas sian 3. pentekostan-mobilizon. Jam dufoje ĝi organizis dum la du tagoj de pentekosto pasinta naciajn kunvenojn kontraŭ la milito.

Kuraĝiĝinte pro la sukceso ĝi decidis klopodi plilarĝigi la 3. pentekostanmobilizon kaj organizi grandiozan internacian kunvenon de la kontraŭmilitarista junularo.

Devizo: Kontraŭ kapitalismo kaj milito. Kontraŭ ĉiuj formoj de militarismo.

Ni invitas la junularon de Belgio, Germanio, Anglio, Francio, Svisio kaj ĉiuj aliaj landoj, sendi al ni signojn de simpatio kaj ankaŭ sendi al ni sciigojn pri eventuala partopreno. Loĝado kaj partopreno estos tute senpagaj.

Nur restas al vi la vojaĝkostoj pri kiuj ni povos fari aranĝon.

Pli detalaj komunikoj pri loko k. t. p. sekvos. Tuj aliĝu kaj sendu viajn komunikojn al la eksterlanda korespondanto de la 3. internacia “Pentekosta mobilizo”.

George Oversteegen, Santpoort 50, Holando.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 71, 4-a de februaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

2-a Jaro, N-o 19 (71) — APERAS SEMAJNE — 4. Februaro 1926

Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, en la mezo de la kaplinio.
Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, en la mezo de la kaplinio.

Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, en la mezo de la kaplinio.

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Ekonomia mizero

Niaj esperantistoj

en Germanio aŭ ie ajn estas en kelkaj aferoj komikaj. (Mi diras komikaj por esti justa kaj milda.) Ili estas tiel konsciaj pri siaj preferoj, ke ili permesas al si malgrandajn artifikojn. Kiam oni montras al iliaj malakuratecoj, ili estas vunditaj kaj sentas sin ofenditaj. La fantomoj kaj fluegoj de l’ ĉionpovanta tempo tiel pretendas ilin, ke ili perdas multon de sia specifiko kaj kunfandiĝas kun la sin ĉirkaŭanta filistreco. En pli fruaj epokoj aperis saĝaj profetoj, kiuj provis vigligi tiamajn epokanojn. Ili trovis ĉiam surdan aŭskultantaron. Multe pli atingis jam vorto kaj bildo inter la homaro.

La gazetaro

fariĝis faktoro montranta direkton. Metita en la servon de batalantaj nacioj kaj partioj ĝi donis profiton al la eldonistoj, dum la kun honesta konvinko batalantaj veteranoj de la jurnalismo preskaŭ ĉiuj mortis pro malsato.

Tiu ĉi bedaŭrinda ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta fakto, tamen nepre ne malhelpis la evoluon de la gazetaro, ĝi atingis mencii­ndan kaj plenan de mensogoj disvastiĝon kaj fariĝis envi- kaj malamoplena potenco en la batalo inter la homaro. Kovrita de sango kaj hipokritaj larmoj la gazeta papero rulas plu.

Nia inter la tutmonda homaro vivanta prolet-esperantistaro

disponas tre etan esp.-gazetaron, kiu limigas sin al malgranda medio, pensanta kaj sentanta internaciisme (sennaciisme?), kaj kiu konvulsie klopodas supremi la stampon al la enhavo de sennaciismaj penso kaj ekzisto. La granda ampleksanta gazetaro estas ja en manoj de eminentaj esp-istoj kaj estas gvidata de esp-istaj intelektuloj aŭ profesiaj jurnalistoj, tamen tiuj sekvas tute aliajn interesojn.

Al la demandoj rilate al klaskonscieco porproletara kaj sennacieco

ilia sinteno estas indiferenta, kaj malvarmsange ili sekvas al la instrukcioj kaj tendencoj de sia gazeto. La tendenco de la gazetaro kondiĉas fremdan al sennaciismo karakteron, kiu kun la nia tute ne povas simpatii.

Rekonante la potencon de la gazetaro, la demando, kial tiu gazeto, kiu reprezentas niajn interesojn ne atingas la sufiĉan subtenon, fariĝas pli urĝa.

Sed kiam oni pli precize rigardas la tragikan komikon de niaj esp-istoj en Germanio aŭ ie ajn, tiam la doloriga respondo al tiu demando estas superflua.

Niaj esp-istoj abonas iun semajnan esp-gazeton

(duonsemajna aŭ eĉ taga ne povas ekzisti), kiu estas legata de kvin familianoj aŭ eĉ familio, kies abonpago neniu volas plenumi. La kun diligenteco kaj spirito redaktitaj nigreblankaj paĝoj estas preskaŭ indiferente, senkritike trafoliumataj por eksciti la novajojn de la tutmondo. Ke tiu gazeto estas skribata, redaktata, kompostata, presata kaj ekspedata, tio estas por la plejmulto memkompreneblajo. Ke tio kostas monon, penon, forton kaj tempon ili ne konsideras. Estas tre malfacile gajni esp-iston por esp-literaturaj produktajoj, kiuj troviĝas sur proksima nivelo de porproletara klasbatalo. Ankoraŭ multe pli malfacila estas la enkasado de la jam sufiĉe malaltaj abonpagoj.

La senvaloraj monbiletoj estas en multe pli mallonga tempo produktataj, gajnataj kaj eldonataj nur ne de esp-istoj enkasataj.

Multe pli mizera kaj danĝera statas pri la reklam-anonca parto, kiu siaparte devus kovri parton de ĉiuj produktkostoj.

Niaj esp-istoj anoncas prefere en “neŭtrala” esp-gazeto eĉ en burĝa, ĉar de ties legantoj ili atendas pli da sukceso.

Ĉu ni posedas proletan esp-gazeton

kies kunlaboron partoprenas eminentaj proletaj publikigistoj? Ne! Kial ne? ĉar niaj esp-istoj preferas legi presajon ne infektitan per proletara tendenco.

La proleta esp-ista verkisto ne povas evoluigi proletan esp-istan agadon por neproleta esp-ista gazeto, aŭ almenaŭ li devas alpreni alian pozicion al tiuj ĉi aferoj. Li ekz. devas kontraŭi la okhoran labortagon kaj izoligi sin de ĉiu alia prolet-kulturo, nur ĉar niaj esp-istoj ne volas rekoni la neceson de ekzisto kaj subteno de la proleta esp-organo.

Ni prol. esp-istoj estu klaraj, ke la gazeto estas la sola parolilo, per kiu ni povas paroli al niaj samsortuloj en aliaj landoj. Ĝi estas la sola instrumento, per kiu ni reciproke povas klerigi nin kaj kuraĝigi kontraŭ la kruelajoj de niaj kontraŭuloj — la kapitalistoj.

Nia batalo estas ne nur por la ekzisto, sed ankaŭ por la konservo kaj evoluo de la prol. potenco. La diferencoj inter naciaj kaj la sennacieca asocioj estu regulotaj inter ni, sed tiuj kun la kontraŭulo — subpremantoj (kapitalismo — militarismo — eklezio) estu publike finluktataj. Ni devas nin defendi, por nia pozicio en la mondo. Por niaj prol. esp-istoj tiu batalo estas nepre necesa.

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

Nia Sennaciulo

volas esti ne nur konservata, sed ĉiam pli kaj pli evolucii. La ĉiam pli kaj pli kreskantaj, pli akriĝantaj antagonismoj sur politika kampo pretendas ĉiam pli — ankaŭ en spirita rilato — de ni prol. esp-istoj.

Se vi deziras veran vivecon kaj akran batalon, donu la (porekzist- kaj evolu-) eblecon, por povi zorgi por sanigo de tiu malsana epoko.

Sciu, karaj k-doj, ke ĉiu prol. esp-isto, kiu sin eltiras el tiu prol. esp-mondo, ne estas prol. esp-isto. Ni prol. esp-istoj garantias reciproke en politika kaj etika rilatoj.

Estas kelkaj en nia movado, kiuj, depost kiam ili estas esp-istoj, krom aliaj oferoj disponis aktive sian liberan tempon, eĉ pli, por la prol. esp-istaro. Kaj malgraŭ la proleta sorto, en kiu ili vivas kaj ofte malgraŭ manko de kompreno flanke de la gek-doj ili ne pentis tion. Tamen iam ili ankaŭ laĉiĝos kaj la malforto forprenos ilin el la vicoj de la kunbatalantoj. Ne estas grave. Tamen al vi karaj k-doj precipe en Germanio kaj Eŭropo ilia spita kaj insista vivo signifu por vi, ke vi per nenionfarado kaj neeluzo de viaj fortoj (ankaŭ financaj) katenigas la prol. esp-istan spiriton kaj kondamnas ĝin en musejon.

Kun ĉiu groŝo, kiun vi sendas en alian tendaron, vi plifortigas blinde la propran malamikon, kiu vin faligas al pereo. Se vi ne volas, ke ni mortu, ĉesu —, vi klopodu, nin kompreni kaj subteni abonante kaj varbante al la “Sennaciulo”. Ni volas konstante daŭrigi la disvastigon de sennacieca penso, por ke tiu mondo ne falu al la malvirto de tiu epoko.

SAT-ano 125.

Terlaboristo en mondrevolucio

Per ĉi artikolo mi intencas veki intereson inter k-doj pri terlaborista movado kaj pri speciala signifo kaj rolo de terlaboristoj en mondrevolucio. Estas pro tio interese aŭdi opiniojn el plej diversaj landoj, ĉar ĉie oni trovos ion specifikan, ion interesan.

Estas grava afero, ke per pliprogresinta tekniko defalas ankaŭ tiel nomita nacia sento kaj tradiciajoj. Samtempe kreskas sento de internacia solidareco. Psiko de fabriklaboristoj el ĉiuj landoj estas preskaŭ egala. Aŭ, ĝi nur malmulte diferenciĝas, ĉar vivo en unu karbminejo aŭ fabriko estas sama. Ĝi troviĝu ie ajn, homa penso dependas de cirkonstancoj, en kiuj ĝi troviĝas.

Ĉe terlaboristoj estas iomete aliel. Vilaĝo ne marŝas samrapide kun urbo, rilate la disvolviĝon. Ĝi ĉiam restas post la urbo. Dum urbo vivas en dudeka jarcento — vilaĝo kelkfoje vivas mezepoke. Speciale tio estas rimarkebla en t. n. agraraj landoj, ekz. sur Balkano. Tio estas unu el kaŭzoj, ke oni terkulturiston nomas konservativeman kaj kontraŭrevolucieman. Mi opinias, ke tio ne estas vera.

Terlaboristo, komprenebe, ne estas klaskonscia, li ne sentas tiun rektan kapitalistan ekspluatadon, sed li malgraŭ tio ne estas kontraŭ progreso. Ĉu terlaboristo estas kontraŭ novsciencaj eltrovajoj? Absolute ne. “Mia patro vivis tiel kaj mi mem ne deziras vivi per alia vivo”, per tiu frazo oni ofte volas karakterizi vilaĝanojn. Tiu frazo estas malvera. Okazis ekzemple al mi, ke rakontante al unu simpla vilaĝano pri modernaj traktoroj (plug-motoroj). Kun entuziasmo li estis dirinta: “Eh! se mi nur povus tion vidi”. Li petis de mi diversajn informojn pri moderna kampkulturado. Ni aldonu ankoraŭ grandan deziron de vilaĝanoj, sendi siajn filojn al studado. Per tio ni konvinkiĝos, ke terlaboristo malgraŭ sia situacio sopiras progreson.

Oni diras, ke terlaboristoj estas pli inklinaj al burĝa sistemo ol al komunisma. Tion oni volas pruvi per malgranda nombro da kom. partianoj en terlaboristaj rondoj. Je tio mi povas respondi, preninte kiel ekzemplon cirkonstancojn en Jugoslavio. (Mi opinias, ke en aliaj landoj estos simile). Ĉefa kaŭzo de tiu apatio estas neklereco. 75 procentoj da loĝantoj estas analfabetoj. Do propagando estas preskaŭ neebla pere de gazetaro. Ni bone scias, kian grandan rolon ludas gazetaro en mondrevolucio. Terlaboristoj estas izolitaj. Unika rimedo, per kiu ili rilatas kun urbo estas pastro kaj advokato, do homoj, kiuj estas kontraŭ revolucio. Krom tio “leĝo pri ŝtatdefendo” malpermesas ĉiun agitadon, se ĝi ne estas porŝtata. En urbo oni povas kontraŭleĝe labori (kvankam malfacile). En vilaĝoj tio estas absolute neebla. Ĝis la propagando kaj agitado estis libera, kom. partio havis fortan apogon inter terlaboristaro. Ankoraŭ ludas tre gravan rolon naciismo kiel sekvo de neklereco. Do, libera propagando kaj klereco, jen du gravaj punktoj, nepre bezonataj por revoluciigo de vilaĝo.

Kooperativismo estas kvazaŭ terlaborista ideologio. Burĝaro, bone sciante tion, volas per tiu metodo deflankigi revolucian senton kaj celon. Ili kreas kooperativojn dezirante ilin farigi ponton inter laboro kaj kapitalo.

Sed, oni devas bone distingi kooperativismon en burĝa kaj tiun en laborista socio. Lenin iam avertas en unu artikolo pri tio kaj diferencigas bone rolon de kooperativoj en burĝa kaj proleta socioj. Dum ili en burĝa socio estas kontraŭrevoluciaj en proleta ili estas produkto de proletaro mem, ili tie estas identaj kun komunismo.

Per ĉi-kelkaj punktoj mi volis pruvi revolucian emon de terlaboristoj kaj firmigi devizon:

“Ter- kaj fabriklaboristoj de l’ tuta mondo unuiĝu!” Bubo.

Jugoslava justeco

Du tagojn antaŭ Kristnasko sidis antaŭ burĝa juĝistaro du junaj k-doj: Franco Klopĉič, studento de filozofio el Zagorje (Slovenio), ĉar li laŭ deziro de polico devus esti tiu sekreta kuriero, kiu alportis en Split unu kofron plena da propagandmaterialo dum lasta junulara ferdimanĉo, kaj Bruno Maudiĉ, 16 jara maŝinisto el Split (ankaŭ bona esperantisto) kiu estis kaptita en sama domo kie kuŝis tiu fatala kofro. Ili ambaŭ estas subfaligitaj sub § 1 ĉap. 1 n-o 1 de tiel fama “leĝo pri ŝtatdefendo” kaj kvar monatojn ili baraktis en karcero atendante punon de 20 jara malliberigo.

Sed laŭ faktoj ili estas pro tio tiom akre kulpigitaj: k-do Klopĉiĉ, ĉar li alveturis Spliton, ĉar li estas idealisto kaj ĉar li renkontis du ĝis tri laboristojn en unu urbo de 30 000 loĝantoj — kaj Maudiĉ ĉar li troviĝis en tiu malbenita domo. Ŝtata prokuroro kvankam havas nek unu fakton, ke Klopĉiĉ estas tiu kuriero alportinta kofron (kontraŭe ekzistas absoluta pruvo, ke li tiu kuriero ne estas) tamen li insistis plej teruran punon, kaj por k-do Maudiĉ por kiu li povus havi almenaŭ tian “fakton” ke li estis kaptita en sama domo kie troviĝis kofro li postulas pli malaltan punon.

Do, vi eksterlandaj k-doj povas bone juĝi pri niaj cirkonstancoj el tiu punkto, ke unu kiu riskas nur alveturi Spliton, esti idealisto kaj renkonti du ĝis tri laboristojn, estas tuj subfaligita sub § 1, ĉap. 1, n-o 1.

Finfine k-do Klopĉiĉ estas liberigita (sed retenita en karcero ĝis solvo de apelacio) kaj k-do Maudiĉ kondamnita je 10 monatoj de severa karcerigo.

Dua okazo:

  1. jan. k-do Stefano Ĉaklec estas arestita nur pro tio, ĉar li ricevis unu leteron de sia korespondanto ruĝarmeano el Sovetio. Ankoraŭ li kuŝas en karcero (hodiaŭ estas 12) kiuj suferas terurajojn de senfina ekzamenado. Jugoslava SAT-kor.

“Ne elmigru el patrio!”

Kaŭze de sia malgrandeco kaj politiko de la registaro, regas en Estonio granda senlaboreco. Multegaj malsatantaj laboristoj, parte kun la familioj, parte soluloj, amase postlasas la “karan teron de l’ patrio” kaj elmigras al ĉiuj direktoj de la mondo. Plejparte oni elmigras al Ameriko, nome al Brazilio. La elmigrado atingis maksimumon antaŭ kelkaj monatoj, kiam ĉiusemajne centoj da laboristoj kun la familioj elmigris tien.

Sed pro kompreneblaj kaŭzoj la burĝaro ne povis tion toleri. En la gazetaro estis dediĉitaj longaj artikoloj al la elmigrado. Tion oni riproĉis al la registaro, kial ĝi ne malpermesas elmigradon el Estonio. Oni devas tion malpermesi ktp.! Krome ankoraŭ aperis speciale por la elmigrontoj teruro-timigaj artikoloj pri Brazilio kaj ĝiaj serpentegoj, kiuj ĉiumo-

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

mente englutas centojn da homoj. Laŭ la artikoloj ŝajnis, ke eĉ unu kvadratfuto de tero ne estas tie sen serpentegoj.

Per iaj rimedoj oni ja devas haltigi la elmigradon! La sekvoj de l’ artikoloj, postulantaj malpermesi elmigradon, tuj sentiĝis. Ministro por internaj aferoj malpermesis elmigradon al Brazilio. Ankaŭ al aliaj landoj estas nun pli malfacile elmigri. En la gazetaro oni klarigis, ke ne estas malpermesite elmigri, sed oni nur ne ricevas por tio permeson kaj eksterlandan legitimilon. Nu, kiamaniere oni elmigru el nunaj landlimoj, se la regantoj ne donas por tio permeson? Vera idioteco?

Kaj ĉu oni elmigras senkaŭze? Certe ne! Se oni ne povas ricevi laboron en la “kara patrio” kaj kie laboristojn atendas longedaŭra malsatmorto oni estas devigataj serĉi pli bonajn vivrimedojn, ĉu pere de elmigrado aŭ per io alia.

Sed ne estas eble plu elmigri!

Kaj kion la burĝaro intencas fari per la senlaboruloj? Ĝi volas ilin eklaborigi en marĉoj per kulturiga laboro, kiu verŝajne okazos post kelkaj jaroj. Sed kion la senlaboruloj faras dume? Malsatu! Ĉiuj fabrikoj iom post iom ĉesas labori kaj nombro de senlaboruloj kreskas ĉiutage. Kvankam oni kelkajn centojn sendas al komunumaj laboroj, tamen tio ne forigas la ĉiutage kreskantan senlaborecon. Oni malsatu, sed ne elmigru! Kaj la burĝa ideologio ja estas tia: Ĉu en patrio atendu vin morto aŭ malsato, ne elmigru el ĝi, ĉar ĉi tie morti kaj malsati estas pli noble kaj honore ol labori en fremda lando!

Je — jes! Sed ĉu tiuj malsatantoj mortontaj ne iĝas danĝeraj por la “kara patrio” kaj ĝin iam renversos? Inferano.

Mizero de infanoj

Se oni konstatus tion pri Sovetrusio certe jam ĉiuj burĝaj jurnaloj estus skribintaj longajn raportojn pri tio. Sed la afero rilatas Ĉekoslovakion, kaj tial — Silenton! La ĉek. revuo “Morava” publikigas okulfrapantajn argumentojn pri la mizero de infanoj el la ĉekosl. lernejoj. La skribanto, Mat. D-ro kaj Ph. D-ro V. Suka, profesoro de la Masaryk-Universitato en Brno (Brünn) raportas jenon:

“Antaŭ mi staris knabinetoj en longaj vicoj unu apud alia kiel mi konstatis 10 kaj 11 jaraj, plej parte preskaŭ skeletoj kovritaj per haŭto kaj tiu haŭto estis tiom malpura, ke la malpurajo kvazaŭ haŭto deŝeliĝis, kun longaj haroj kungluitaj kaj plenplenaj de pedikoj, kiuj nur tiel falis el la haroj. La piedetoj estis nigraj, kvazaŭ ŝtrumpo-simile, kaj la ungetoj de ĉiuj 20 fingroj estis misornamitaj per signo de malpureco. Kaj la tuta haŭto de ilia korpo estis kovrita per makuloj postlasitaj de homaj fiinsektoj ĉiuspecaj. — — — Jen bildo de la ĉekosl. knabinoj el 1925 jaro de la ĉekosl. lernejoj. — — — 79% malpuraj, 60% pedikaj kaj 20% puraj.

Tio estas la proletaj infanoj, kies gepatroj devas de frua mateno ĝis malfrua vespero laboregi por gajni kelkajn monerojn kaj almenaŭ savi la nudan vivon de siaj idoj. — Kie ili prenu la tempon por flegado kaj edukado? Kaj ofte eĉ por aĉeti pecon de sapo mankas la mono. — — —

Tion la burĝaj infanoj ne konas, ili ĝuas komforton, havas edukistinon kaj tiel plu. Ili venas en lernejon kun plenaj poŝoj de plej bonaj manĝajoj, pudrigitaj, en silkaj kostumoj, kun fingr- kaj orringoj ornamitaj, parfumigitaj, kaj nenio tute nenio al tiuj infanoj mankas malgraŭ iliaj gepatroj ne laboras. Kaj ĉi ĉion devas la proletaj infanoj silente pririgardi. Tio estas la klasa abismo. Infanoj proletaj komprenu ĝin!!” (409)

Peta alvoko el “Libera urbo Danzig”

Karaj gekamaradoj tutmondaj. Per malmultaj linioj mi volas vin atentigi je nia malgranda ŝtato Danzig, la zorginfano de la ligo de nacioj. En ĝi pli kaj pli amplekgas la senlaboreco. Unu fabriko post la alia fermas siajn pordojn. Bankrotiĝas malgrandaj entreprenoj. La albordiĝo de fremdlandaj ŝipoj pli kaj pli maloftiĝis. La tuta iam vigla movado de la haveno dormas, ĉar ankaŭ novinstalo de alia haveno apud Danzig estis kaj kolpremas tiun tiel prizorgatan priparolatan kreajon de bonintenco, de internacia kapitalismo. La menciata kaj aliaj okazoj similaj estas la kaŭzo, ke tago post tago pli da gelaboristoj estas maldungataj. Kaj tiu nombro kreskis dum la lastaj monatoj je alto de 25 000, se ankaŭ la statistiko oficiala tiun nombron ne volas konfirmi. Kies verko estas tia okazo, mi pensas ne estas necese mencii. Preskaŭ nur triono el ni mizeruloj ricevas ŝtatan subtenon. Imagebe nur tre malaltan. Pro malsato granda parto el ni nur skeletsimilas. Kaj tamen estas necese vicstari, por tiuj malmultaj pfenigoj, batali tagojn post tagoj en malvarmaj de vento trablovataj koridoroj. Aliloke ankoraŭ unufoje po centoj en 4 metroj kvadrata ĉambro stari kaj eluzi la lastajn ĉifonajojn. Vomo kaj sveno ne estas maloftajoj.

La encirklado, novlimigado de Danzig pretendis konklude novajn oficistojn, kaj ili sennombre elkreskis el la tero kaj ĉiuj devas esti pagataj. Do la plej bona, preskaŭ ĉiuj du havas superulon, kaj tiuj ricevas sonĝaltajn salajrojn, kiuj varias inter 1000 ĝis 5000 pomonate laŭ Danziga guldeno. Laboristo kontraŭe, kiu perlaboras al ili la monon devas esti kontenta kun 30 ĝis 50 posemajne. Ĉu diferencas la unu de la alia? Sed ni estas fidelaj laborbestoj kaj ili estas bonvestitaj, do pli bonaj, pli noblaj estajoj ol ni, ĉu ne? Ni do devas klini antaŭ ili. Kaj en vero ili naskiĝis jus tiel nudaj kiel ni, nur kutimiĝis ili komandi kaj ni obei.

Sed kamaradoj nun venas la plej bona. Por ke ĉi tiuj senzorguloj ankaŭ pluen, ricevu ĉi tiun monon el niaj ostoj suĉata elpremata, proklamas la senato, ni devas malaltigi la subtenon kun la aserto, la klarigo, la senlaboruloj prenas tro multon el la ŝtata kaso kaj tio, nur tio estas aŭ estos la kaŭzo, se la ŝtato ruiniĝos. Do per ĉiu ajn rimedo ili provas nei la subtenon. Sur la kampo en la ĉirkaŭajo de iama urbo Danzig devas la plej multon suferi la kamparano.

Kaj tie ankaŭ komencis la senato unue pagi oficiale la neleĝan subtenon. Nur ekkonis kelkaj kuraĝuloj la danĝeron kaj redaktis, eldonis la protestilon publikan “Der Erwerbslose” (“La senlaborulo”). En ĉi tiu gazeto estis publikigata la mizero de urbo kaj kampo. Kaj vidu jam la duan numeron malpermesis la senato, ĉar ĝi entenis alvokon al ĉiuj senlaboruloj, protesti kontraŭ la intenco de la senato, tute ĉesi la pagon de la subteno komence de februaro. Ni nur eksciis tion per persono kompetenta, kiu senpripense parolis pri tio. Kelkajn senlaborulojn oni arestis kaj la redaktoron oni serĉas. Sed plue ni laboras kaj varme ni petas per ĉi tiuj linioj la tutmondajn helpemajn gekunulojn informi nin pri la senlaboreco tie kaj sub kiuj kondiĉoj vivas niaj senlaboraj fratoj en aliaj mondpartioj. Ni estus tre dankaj, se ni el laboristaj manoj ricevus tiajn informojn, ĉar la oficialaj ja ne koincidas kun la veraj. Koko 2421.

Stato de senlaborularo en Bavario

La nuna ekonomia krizo senlaborigis dekmilojn da laboristoj en nia lando. Oni povus kredi, ke nun la ŝtato zorgus por ili. Sed jenaj linioj montru al la SAT-anaro tutmonda, kiamaniere ĝi plenumas tiun taskon. Mi kredas, ke, se mi rakontas pri mia propra sorto, mi plej bone povas respeguligi la vivon de la senlaboruloj ĝenerale.

Estante fraŭlo 26 jara mi ĝis nun ricevis subvencion ŝtatan, posemajne 9.10 mk. Tio estas, ke mi per tiu mono devis havigi al mi ĉiujn vivnecesajojn. Ĉu tio estas ebla? Se mi ne estus ricevinta ankoraŭ 5.— mk. flanke de mia profunuiĝo kaj krom tio subtenon nutran de miaj gepatroj, mi certe jam de longe troviĝus inter kvar muroj t. e. en mallibereĵo. Sed, oni ne opiniu, ke la ŝtato malavare donas al ni tian “grandiozan” helpon. Ĝi nun sendas nin al tiel nomataj “laboroj dum mizero” (Notstandsarbeit). Kiel oni traktas nin tie, pruvu la jena ekzemplo. Mi, loĝante en Dachau estas sendita al tia laborejo al Indersdorf (17 kilometrojn malproksime de Dachau), por elfosi riverujon. Oni pagas al ni pohore 0.55 mk. Pro diversaj cirkonstancoj ni po semajno nur povas labori 37 ½ horojn (malbona veturebleco) tio signifas, ke ni laborante la tutan semajnon perlaboras 20.63 mk. Sed de tiu sumo oni dekalkulas al ni 1.62 mk. por malsanasekuro 0.50 mk. por invalidec-

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

asekuro kaj imposton. Krom tio oni al ni ne volas rekompensi eĉ la veturkostojn posemajne 2.20 mk. Do oni enmanigas al ni 16.31 mk. Nun ankaŭ ni perdas memkomprenebe la sindikatan subvencion. T. e. ke estante senlaborulo nenian laboron farante oni ricevas posemajne 9.10 mk. kaj 5.— mk. estas 14.10 mk. laborante 16.31 mk. Do, pro 2.11 mk. oni devas esti la tutan semajnon dum tia malvarma vetero ekstere kaj devas laboradi. Do, ni esperu, ke ĉi tiun mizeron forigu la laboristaro tutgermania. La 16. jan. estis parolonta k-do Freiberger en Dachau pri liaj impresoj kiel membro de la germana delegacio lab. en Sovetio. Bedaŭrinde la polico malpermesis, ke li parolu ĉi tie. La laboristmasoj ĉagrene forlasis pro tio la kunvenejon. SAT-ano 4204.

El germana lernejo por policistoj

Kiel en Germanio oni agas en ŝtata policista lernejo, tion vi legos en la sekvontaj linioj. Ne forgesu, ke Germanio estas “Libera Respubliko”. — En Frankenstein (Silezio) ekzistas “belega stato” depost kelkaj jaroj! 1. Ĉiuj inoj ne havas permeson, laborante en kuirejo, kunporti manĝaj-restajon hejmen. Kiu ne obeas, estas tuj maldungata! Virino, doninte restajon al malriĉa laboristo, estis punita tiamaniere. — Do, aŭskultu k-doj! Oni vendas la restajojn al riĉa posedanto (lakt-komercisto) en vilaĝo. Tiu-ĉi homo pagas po unu porcio da manĝajo: unu pfg. (0,01 mk. g.) kaj nutradas la porkojn per ĝi. — En la sama urbo estas ankaŭ 250 senlaboruloj, kiuj dezirus tiajn manĝajrestajojn. Volonte ili pagus po unu porcio 0,10 mk. g. — Sed, pli volonte oni vendas ĝin kiel nutrajon por porkoj! Kaj la viando de la porkoj kostas same, kiel en alia loko! — — 2. Je la “Sankta Vespero” la inaj “labor-maŝinoj” ricevis malgrandan kukon kiel “rekompencon por plilaboro dum la jaro 1925”! — — Tiamaniere oni “pagas” en Germanio. K-doj! Jen ekzemplo, ke porko havas pli grandan valoron, ol laboristino. Same ĉie la kapitalistoj ekspluatas nin. K-doj! Per nia SAT-movado ni povas montri, kiom multe da laboruloj laboras, sen sciiĝi, ke ili ankaŭ estas homoj! Ni volas montri, ke nur kunlaborado per unu lingvo ebligas la venkon super la aro da vampiroj (kapitalistoj en ĉiuj landoj)! (1851.)

Kion aŭdu ĉiu proleto

En la lastaj kongresoj de l’ gvidanta politika partio de Sovetlando (Komunista Partio Tutunia) la plej respondaj kamaradoj (Rikov, Stalin) laŭte proklamis, ke la soveta regno tuj estas preta ne sole nuligi la armeon, sed eĉ tuj ĉesigi ĉian produktadon pormilitan (ĉiun milit-industrion). Komprenebe, la kondiĉo estas, ke ĉiuj landoj konsentas la samon.

Ĉar la burĝa kaj duonburĝa gazetaro, detale priskribante la kongresojn, tute prisilentas ĉi gravegan aferon, ni aŭdigu ĝin al ĉiu proleto per nia tutmonda jurnalo! Ne helpos al burĝaro ĝia malbona silento, kiel ne helpis antaŭe ĝiaj “bonaj mensogoj” pro Sovetio, unu malaperintaj post raportoj de delegacioj diverslandaj!

Proletoj, aŭdu kaj subtenu la pacajn proponojn de l’ registaro laborist-kamparana! Viglaj SAT-anoj, rondirigu ĉi-informon, kiu estu liberiga kanto kaj batala himno por ĉiuj! Sciigu ĝin al ĉiu kamarado, esperantisto kaj neesperantisto, sendepende de liaj partiaj tendencoj. Enpenetrigu ĝin en la tutan gazetaron laboristan, kien ĝi ĝis nun ne penetris!

Organizu la opinion laboristan ĉirkaŭ ĉi komunikajo. Superŝutu la registaron sovetan per viaj esprimoj de simpatio kontraŭ tiu propono — estas, sendube grandega morala subteno por ĝi — kaj, sekve, grandega apogilo por la paca afero.

Ĉu ni, SAT-anoj, ne devas batali por la paco? Kaj ĉu ne estus jen bona okazo por nia agado?

Ekbatalu pacemuloj veraj! 5251

Agitado kontraŭ submarinoj

Katastrofo, okazinta antaŭ nelonge al submarino “M. 1”, tiom skuis publikan opinion de Anglio, ke oni alvokas internacie interkonsenti pri absoluta malpermeso konstrui kaj uzi submarinojn. Agitado de angla gazetaro trovas favoran resonon ĉe usonaj gazetoj, kiuj rememorigas ke dum Washington’a konferenco Britio kaj Usono estus rezignintaj pri apliko de l’ submarinoj, se nekontraŭstaro de Francio.

Estas notinde ke, komentante anglan proponon, la “New-York World” skribas: “sendube subakvigo de pasaĝeraj ŝipoj estas krima, sed neniel blokado kaj malsatigo de tutaj nacioj, celanta ilian kapitulacon, estas malpli krima. Anglio, se ĝi faras sian proponon serioze, devas rezigni ankaŭ pri batalilo, per kiu ĝi povas blokadi kontinentajn landojn!”

Nu, kie do estis la homaranoj dum furiozinta hoĥbuĉado? Ĉu oni sampredikos ĉe l’ eksplodo de nova milito? Dubinde, ĉar tio estas . . . malpatrioteco! (1929)

VIa Laborista-Esperanto-Kongreso por la germanlingvaj regionoj

La 2.—5. aprilo (pasko) 1926 okazos en Stuttgart, Gewerkschaftskaus (sindikatejo) Esslinger Str. 19, la VIa Kongreso de Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj. Okazos Esperanta-ekspozicio kaj propaganda kunveno ktp.

Ĉiuj gek-doj eksterlandaj, kiuj restados dum tiu tempo en Germanio aŭ intencos veni ĉi-tien ni invitas partopreni nian kongreson. Partoprenontoj anoncu sian adreson al k-do A. Just, Stuttgart, Hohenheimer Str. 54a (Germ.). Ni salutas vin.

≡ FEMINISMO ≡

Virino en Persiando

Apud urbo Reŝt vaste dislokiĝis rizaj kampoj. Sub varmega suno de Persio bonege kreskas rizaj kaŭloj. Maturiĝas ili por mizera nutrado de kamparano. Preparas riĉan vivon al bienposedantoj. Bezonas por rizo sunon kaj malsekecon. Suno senkompate bruligas tiujn, kiuj kulturigas rizon. Malsekeco naskas malsanon — malarion. Kaj febrigas kruele malario tiujn, kiuj dum sunleviĝo rapidas kamparojn, kiuj dum luna nokto rikoltas rizon kaj ligas ĝin en garboj.

Kaj kiam pluvas, alfleksante la kaŭlojn teren, rompante ilin — minacas malbona rikolto. Kaj sur vilaĝaj vojoj, riveretoj kaj kotakvoj en multkoloraj vestoj, per nudaj piedoj tiam rapidas kamparojn persaj kamparaninoj. En iliaj okuloj sin kaŝas timo. Ho, se ĉiuj spikoj ekromiĝos, pereos multe da rizo. Ja, nedifektitan parton de rikolto prenos bienposedanto, kiel imposton. Kaj malsata vintro devigos fleksi dorson je metia laboro por urba bazaro. Malsataj infanoj estos plorantaj kaj petantaj pilav’on.¹) La edzo estos kolera. Li mem estas en lagoj kaptadas fiŝojn, sed pli grandan parton de lia fiŝkaptajo prenos ankaŭ bienposedanto.

Per silka brilo brilas desegnoj sur persaj tapiŝoj en luksaj salonegoj de Parizo, Londono, Berlino, Nov-Jorko. Larmojdiamantoj el blindiĝintaj okuloj, lertaj sekiĝintaj fingroj de persaj metiistinoj disdesegnis centojn kaj milojn da tiaj tapiŝoj. Por 40 kopekoj dum tago, laborante ne laŭ horloĝo, sed laŭ suno, ĉe mastro-akaparisto en metiejo kuniĝinte po 25—30 virinoj. Ili blindiĝas kaj konsumiĝas je tapiŝoj pro tio, ke edzo, patro kaj pli aĝa frato vendis ilin por ĉi laboro, pro tio, ke mastroj-akaparistoj ricevas grandajn profitojn de amatoroj de persaj tapiŝoj.

Dronas en floroj kaj fruktarboj urbo Reŝt. Rifuĝas en ĝi etaj kabanoj de metiistoj-duonproletoj. Plilarĝiĝas en urbo konstruajoj de magazenoj kaj komercaj kontoroj. Aparte, je fiera izoleco, staras domo de bienposedanto. Ĉirkaŭita per alta barilo ĝi kaŝas ion de fremdaj enviemaj okuloj. Nur luno ne unu fojon vidis kiel fraŭlino-duoninfano kisis piedojn de kaduka maljunulo-bienposedanto. Kaj vento aŭdas plendojn-preĝojn de fermitulinoj al Granda Alaho pri maldolĉa sorto de sklavinoj. De rizaj kamparoj, de vilaĝo prenis ilin bienposedanto por sia amuzado, trosatiĝis per ili kaj nun tenas kiel servistinojn. Mem li edziĝis je fiera nobelino. Li amos eŭropan aventuristinon. Multe da mono elspezas bienposedanto. Multon kostas haremo, servistaro kaj eŭropan “amatino”.

¹) pilav = riza kaĉo kun viando, precipe kun ŝafajo.

— paĝo 5 —

SENNACIULO

jen, se li estos bankrotinta, li ekvendos ĉiujn siajn vilaĝojn kune kun kamparanoj. Ne dezirante doni al centra registaro parton de kolektitaj vilaĝanoj impostoj, li komencas militon kun centra registaro. Li prenas laborantajn manojn de laboro en kamparoj, kaj virinoj, maljunuloj kaj infanoj tiam tropenados je laboro.

En Ĥamadan estas nafto. Posedas ĝin angloj. 35 000 laboristoj estas okupitaj en anglo-persa nafta industrio. Pro rublo dum tago ili laboras 10—12 horojn. Rublo dum tago donas al persa laboristo ekzistadon de almozulo-duonsklavo. Lia edzino laboras ĉe akaparisto en deponejo. Liaj infanoj de matenruĝo ĝis sunsubiro malpuraj, nudaj, malsataj, baraktas, petolas, sur stratoj kaj gardas ilin nur sorto . . .

Kaj en tuta Persio —, en lando de rizo, floroj kaj nafto, — oni kalkulas, estas 100 000 veraj proletoj, 100 000 proletaj familioj.

Ne ĉiuj persinoj estas kovritaj per ĉadroj,²) sed ĉiuj ili estas senrajtaj . . .

Vilaĝanino en mallonga jupo, kun nudaj piedoj, kun ĉiam elfalantaj el sub tuko nigraj harligoj laboras sur kamparoj . . .

En urboj metiistinoj vestas ĉadrojn kaj ne kuraĝas sur strato malkovri vizaĝon, ĉar ili estos arestitaj de policano . . .

Edzinoj de komercistoj, aristokratoj, inteligentuloj kaj pastraro preskaŭ ne eliras stratojn de urbo. Elirante dum monato 1—2 fojojn ili sin kovras de kapo ĝis piedoj per ĉadro, per reto el ĉevalaj haroj.

Ne ĉiuj persoj havas kelkajn edzinojn, sed ĉiuj ili rajtas tion . . .

Malriĉulo — kamparano, metiisto, dunglaboristo, malaltranga oficisto, malriĉa instruisto — ili ne havas monon por aĉeti pli ol unu edzinon . . . (Daŭrigota)

²) ĉadro = vizaĝkovrilo, kiun vestas virinoj en Oriento por kaŝi sian vizaĝon kontraŭ rigardoj de fremdaj viroj.

≡ DISKUTEJO ≡

Frontunueco aŭ vera klasbatalo

Koncerne la artikolon: “Al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj”

Frontunueco en SAT? Ja jen estas la demando koncernanta la plej larĝan terenon! Kiam foje mi ektuŝas la aferon de tutproleta agado, ĉiam aperiĝas kiel ulcerigita vundo la duonigo de tutproletaj opinioj pri la taktiko. Ĉu nur nune? Ne! Tio daŭras dekojn da jaroj. Jene — unuflanke Marks kaj Engels kaj duaflanke Lasalle, Proudhon k. a. Vere! Oni devis antaŭvidi tiun ĉi krizon jam en momento, kiam SAT estis aranĝita. Difini la celojn de SAT kiel realan proletan agadon kaj fidi pri la kunlaborado de ĉiuj proletaj direktoj — ĉu jen ne estas la kontraŭdiro en premisoj? SAT povus fariĝi la tutproletara kaj eĉ la tuthomara organizaĵo, se ĝi limigus sian laboron al la lingvosciencaj ktp. demandoj. Tamen la proletaro estas la ajo koncize kunigita kun la ekonomiaj aferoj, ĝi ne povas flugpendi en aero de abstraktaj ideoj. Maleblas entute priparoli la proletajn aferojn ne turnante sin en sfero de laborad- kaj produktadkondiĉoj, de senlaboreco, de politikaj kaj kulturaj cirkonstancoj de laborista vivo, de kapitalismaj malbonuzoj, blanka teroro ktp. de efektiviĝanta en niaj okuloj socialisma sociordo. — Maleblas escepti de priparolado iujn regnojn kaj popolojn. Kaj tamen, ni eniras en tiun ĉi sferon, ĉu ni povas eviti tiun fatalan dilemon: evolucio aŭ revolucio, oportunismo aŭ senindulgismo, senfina atendado de proleta liberigo aŭ frua atingo de idealo per ekstrema fortojstreĉo? La unuaj kaj la duaj disopinias pri la ebleco de frua revolucio, pri la valoro de demokratio, de parlamentarismo, de ĝenerala voĉdonrajto, pri la kunlaboro kun la burĝoj ktp. — ne estas eĉ unu demando pri kiu ili konsentus. Kiu el la proletaj agantoj jam de longe ne estis elpreninta la duan vojon, ni estu certaj, ke li ĝin ne elprenos ankaŭ en SAT, ne nur ne elprenos, sed eĉ ne toleros; li SAT-on forlasos. Ĉu vi scias kion diras la socialismanoj en landoj kie socialismo aliancita kun la burĝaro savas, sanigas la kapitalisman regnon? Jen ekzemple tiel: “Blanka teroro en nia lando? — Jeno estas malnobla mensogo!” Aŭ: “Ĉio bona, nur ne diru al ni pri Sovetrusio!” Ĉu en ĉiu lando ne troviĝas tiuj socialismanoj? Se “Sennaciulo” estos kiel ĝis nun vere “Esp-o je la servo de l’ tutmonda proletaro”, se ĝi brulstampigos la blankan teroron, se ĝi priskribos senantaŭjuĝe la novan proletan vivon en Sovet-Rusio, tiam ĝi estos prijuĝita de decidita j “ministraj socialismanoj” kiaj mensogo kaj sensenco. Kaj inter la nedeciditaj estos SAT kontraŭbatalita de la deciditaj. El tuta numero de “Senn.” ili toleros la malgravaĵon: “Originala fiŝo de la lago Bajkal”, aŭ la humoraĵon: “La ĉevalvetkurado”, do ĉion juste, kio estas forigebla el “Senn.” Do kien? Ni estu elprenendaj: SAT unuecfronta, senseksa, lingvoscience-proleta organizaĵo, aŭ SAT unudirekta revolucieman proleta batalanto?! Tamen! Por ke mi ne estu malbone komprenita! Mi tute ne konsilas, ke iu estu ĉe SAT malinvitata. Nia malamiko — kapitalismo — estas unu fortikaĵo. Ni streĉu ĝis la ekstrema limo nian cedemon, por ke ni ebligu kunlaboron al la plej granda plimulto de proletoj! Tamen SAT ne kuraĝiĝu foriri el la platformo de revolucia batalo! Tamen “Senn.” ne kuraĝiĝu malakirigi sian plumon! Tiel farante ĝi fariĝus “neŭtralulo”. Kiu estas sincera proleta frato, tiu-ĉi ne foriros, li aliĝos nian batalantan revolucieman SAT-on.

Katilina.

Ankoraŭ pri malsanoj

Mi ŝuldas respondon al k-do N. Ŝtankovskij (“Senn.” n-o 63). Li, kaj eble multaj aliaj, verŝajne ne komprenis min. Se mi havas en mia domo mil kilogramojn da pulvo kaj iu ĵetas en ĝin brulantan alumeton, la tuta domo forbloviĝos. Kio kaŭzas tian grandan efikon? La alumeto aŭ la pulvo? Certe ambaŭ estis necesaj, sed mi konsideras la pulvon esti la plej danĝera kaŭzo. Same malvarmiĝo aŭ bacilo, kune kun la kulturo en kiu ili vivas, povas okazigi malbonfarton, sed nepre nur en antaŭe jam malsana putranta korpo.

Ekzistas nur unu vera malsano, la toksemio, aŭ malbona sango, kaŭzata de malbona manĝado. La t. n. malsanoj estas nur simptomoj, malsamaj laŭ la parto de la korpo en kiu ili montriĝas, laŭ la forteco de la malsano, la aĝo de la ensanga veneno, kaj fine laŭ la pasintaj spertoj de la malsanulo. La t. n. malsanoj estas eligo de la venenoj amasiĝintaj en la korpo. Do ili estas ne timindaj, kiel mi diris en mia antaŭa artikolo pri la variolo. Sed la homoj timas ilin kiel infanoj malofte sin banantaj timas la akvon.

K-do Ŝ. volas konsenti, ke nur la malsanoj de la digesta organaro estas kaŭzataj de malbona manĝajo aŭ manĝado. Ĝenerale tiaj malsanoj estas la unuaj kiuj atakas nin: en Usono la infanoj malsaniĝas de ili jam en siaj unuaj jaroj. Sed tiuj malsanoj estas sisteme subprematuj de la kuracistoj, ĉu per drogoj, ĉu per daŭrigo de la malbona manĝajo, ĝis la venenoj de la intestoj estas disvastigitaj tra la tuta korpo. Tiam povas okazi aliaj malsanoj, ne digestaj. Ĉe la infanoj okazas ĝenerale la erupciaj malsanoj, morbilo, skarlatino, variolo. Se oni subpremas ilin, la veneno ne povas eliri kaj restas en la korpo por pli forte erupcii iom pli poste kiel alia malsano. Pro tio mi skribis, ke la variolo estas tute netiminda: oni bezonas nur lasi ĝin “iri sian vojon”, t. e. lasi la venenojn bone eliri. Oni povas helpi ilin eliri per ŝvitbanoj, per teo de tilio aŭ sambuko, sed ne malhelpi per drogoj kaj vakcinado. Homo, kiu zorgas pri la elimino de venenoj el la korpo, ĉu per ŝvitrimedoj, ĉu per bonaj renoj kaj regula defekado, ĉu fine per nesubpremo de la malforta faciaj malsanoj (malvarmumoj, febroj, k. a.), per kiuj la korpo emas eljeti la venenojn, tia homo estas ĉiam imuna kontraŭ la t. n. infektaj malsanoj. Vakcinado kaj antitoksinoj ne faras lin pli imuna, tute kontraŭe.

Mi ne neas, ke malsano t. n. infekta povas iafoje esti inokulata, sed memoru, ke ĉiuj sanaj homoj estas imunaj al tio, ĉar la baciloj ne trovas en ili la bezonatan nutraĵon. Ĉar la nutraĵo de baciloj kaj bakterioj estas putrintaj substancoj, kiu devenas de malbona manĝajo aŭ troa manĝado. Cetere, kion signifas inokulado de infekta malsano? Ĝi signifas, ke oni semas en bone preparita tero iun

— paĝo 6 —

SENNACIULO

semon kune kun konvena sterko — ĉar la baciloj ne estas inokulataj puraj sed kun iliaj kulturoj, tio estas fluidaĵo en kiu ili vivas, kaj kiu enhavas nutraĵon por la baciloj kaj la ekskrementojn. Kompreneble oni rajtas atendi rikolton. Sed vi semu tritikon en la sablajoj de Saharo, kaj kion vi rikoltos? Sana korpo estas por baciloj kiel la Saharo por tritiko.

En malsana korpo la baciloj ludas certan rolon sed ne la rolon de kaŭzantoj. Ili estas helpantoj, kiuj fluidigas la mukajn kaj malfluidajn venenojn kaj ebligas, ke ili eliru. Kompreneble tia ĝenerala purigo ne estas agrabla. Same al porko estas malagrable, kiam oni purigas lian dormejon, speciale se oni malofte purigas ĝin kaj lasas multe da sterko kolektiĝi. Kion vi pensas pri porko, kiu elpensas geniajn rimedojn por malhelpi, ke la homoj venu por sensterkigi ĝian loĝejon? La homo kiu volas kuraci malsanojn, t. e. malhelpi ilian naturan evoluon, ne agas pli saĝe ol tia porko.

Mi studis sufiĉe la bakteriologion patologian. Eble eĉ tro multe. Ĉar ŝajnas, ke la tuta afero estas falsaĵoj. Kiam la fama bakteriologo Koch venis el Azio kun la bacilo de ĥolero, malkonsentis kun li lia kolego, D-ro Klein. La lasta tute trankvile englutis tutan vinglason da comma-bacillus kaj li ne malsaniĝis. Same iu s-ro Tresh trinkis plenan akvoglason da difteribaciloj, pensante, ke ĝi estas akvo, sen malbona sekvo. La kompanio Goldsmith en Londono antaŭ multe da jaroj oferis mil funtojn sterlingajn por specimeno de variolo-bacilo. Neniu ĝis nun postulis la sumon! (Vidu art. pri kanceresploro en “The Contemporary Review”. okt. 1925).

Mi scias, ke multaj medicinistoj, bakteriologoj, patologoj, k. a. studas la kaŭzojn de malsanoj, sed ili preskaŭ ĉiuj estas sur malĝusta vojo. Kelkaj jes trovas la veron, sed ili estas senprokraste eksigataj el la medicinaj asocioj, maldungataj de la universitatoj, mokataj, poste eĉ persekutataj de la oficiala akademia scienco, kiu ne deziras novaĵon malaprobatan de la plimulto. Sed ili forgesas, ke multaj ideoj nun akceptataj estis unue mokataj. Kaj kontraŭe, la “sciencaj rimedoj” antaŭcentjaraj estas nun preskaŭ forgesitaj. Unu el ili estis la sangellaso: ĝi estis barbare praktikata en la 18a jarcento, nun ne.

Multaj homoj studas nuntempe science, ne metafizike, la kaŭzojn de malsano. Kaj ili pruvas siajn asertojn per sia propra sano kaj la sano de siaj amikoj. La samon mi klopodas fari. Sed ne nomu la rezultatojn tiel akiritajn “fantaziaĵoj”.

Dum mi maŝinskribis la supron alvenis “Senn.” n-o 64 kun artikolo de “Tallinnano”. Lin mi malmulte povas riproĉi: ŝajnas, ke li sufiĉe bone sin nutras, per fruktoj kaj verdaĵoj, sekala pano, grioj, terpomoj, butero, iom da lakto, k. a. Tute ne riproĉinda. Mi neniam diris, ke oni tute ne manĝu amelon kaj proteinon. Mi diris, ke homoj malsaniĝas, ĉar ili manĝas “tro multe” da ili, kaj ke ili devus malpliigi iom la kvanton, kaj pliigi la kvanton de fruktoj kaj verdaĵoj. Sed blanka pano, polurita rizo, kuiritaj terpomoj estas preskaŭ pura amelo. Kial oni ne povas manĝi aliajn aferojn? Nigra pano ankaŭ enhavas amelon sed ankaŭ mineralojn, kaj pro tio ĝi estas pli bona. La kamarado el Tallinn ne kredu, ke mi manĝas ok kilogramojn da brasiko. Tamen mi vidis homojn fari aferojn multe pli malsaĝajn. Ili manĝis unu kilon da viando, unu kilon da pano, kaj trinkis ĉirkaŭ dek kilojn da akvo. Kiuj kune pezas 12 kilogramojn! Ĉu tio ne estas troŝarĝigo de la stomako?

Tallinnano eble manĝas 3000 mil kaloriojn potage anstataŭ 2500, ĉar li diras, ke li en aŭtuno havas nazkataron. Nu, mi antaŭe havis tian regule ĉiuaŭtune, nun ne. Kial? Ĉar mi scias la kaŭzon kaj mi evitas ĝin. Karl Fröding (Rockford).

≡ DIVERSAĴOJ ≡

Sennaciulo kiel amiko

Por montri al niaj k-doj per kiu sopiro kaj maltrankvilo oni atendas “Senn.” en la terorlandoj, ni ĉi-sube publikigas leteron, kiun ricevis la administracio. Tiu letero ne estas la sola, ofte ni ricevas tiajn ĝojesprimojn.

Karega k-do! Via letero kune kun la membrokarto de k-dino . . . . atingis nin. Ĝi alportis por mi ĝojon kaj estis vera trankviligilo pri miaj pli antaŭaj sendajoj al vi.

“Senn.” kaj “S. R.” (sen kovrilo) ni konstante ricevadas. Ni, ĉi tieaj SAT-anoj akceptas la jam menciitajn gazetojn per tremantaj pro ĝojo manoj; ni estas avidaj al ili “kiel infanet’ al mampintoj”, ĉar ili donas vere freŝigan nutraĵon por la spirito kaj tio okazas nun, kiam ni devas vire kontraŭstari la sufok-venenigan atmosferon de figazetaro en nia lando, nun — kiam ni briletas pro manko da aero pura. —

Konsiderante, la neaperon ĉi tie de iu ajn presorgano vere klasbatalanta por la proletaro, prezentu al vi la ĝuegon travivotan, kiam okazas la legado de “Senn.” kaj “S. R.”! Mi estas certa, ke la samon sentas ankaŭ ĉiuj SAT-anoj en . . ., kie “Senn.” aperas kiel stelbrilanto sur nigra ĉielo. Bedaŭrinde, ne multe da proletoj en nia lando povas vidi la steleton. Sed baldaŭ la ĉielo sereniĝos kaj ni, kiel agloj, ekflugos al bluaj horizontoj por ke ni konkeru la Tutmondon, liberigante ĝin de rutinaĵoj de naciismo kaj imperialismo!

Karulo L., ni riskas pri niaj oficpostenoj, ricevante “Senn.”, sed kion fari? Per ĝi, ja, ni spiras!

Dank’ al via akurateco ĉe la ekspedado nia kara “Senn.” konstante nutras niajn, por sennaciulaĵoj avidajn spiritojn. Do, akceptu nian sennaciec-saluton! Daŭrigu tiel akurate labori por prospero de la tutmonda SAT-anaro, por bono de nia “Senn.”

Kaj la tuta SAT-anaro laboru senlace, por ke estu disbatataj la ĉenoj de la proletaro!

Vivu Sennaciismo!

via . . . .

Esperanta Movado en japana Medicinrondo

En Japanio kie la lingva problemo estas pli alisignife grava ol en Eŭropo, la esp-a movado en medicina rondo lasttempe faris grandan antaŭpaŝon, precipe inter studentoj kaj profesoroj en Universitatoj kaj Kolegioj. Kelkaj medicinistoj kuraĝe publikigis siajn verkojn nur en esp-o. La ĉi-suba listo cetere elokvente parolas:

Nuntempa stato de esp-a movado en japana medicina rondo:

  1. Nur esp-e publikigis siajn verkojn:

D-ro M. Murata, pri la serodiagnozo ktp.

D-ro T. Ogata, pri koksarkomo ktp.

D-ro T. Ogata kaj aliaj, pri la rizmalsano de birdoj ktp. (2 raportoj).

D-ro H. Kasai, pri la vakcino ktp.

D-ro S. Nishi, pri la trunkomuskolaro.

D-ro K. Takegami, pri stephanulus dentatus.

  1. Esperantaj grupoj en medicina studentaro ekzistas en:

Tokio, Imperia Universitato (Eskulapida Klubo)

Kioto, Imperia Universitato

Kiushu, „ „

Keio, Universitato en Tokio

Okajama Medicina Fakultato

Chiba „ „

Jikeikai „ „

Tokio „ Kolegio

Nihon „ „

  1. Fervoraj profesoroj por esp-o:

D-ro S. Nishi, profesoro anatomia en Tokio, Imperia Universitato

D-ro T. Ogata, profesoro patologia en Tokio, Imperia Universitato

D-ro Fujinami, profesoro patologia en Kiota Imperia Universitato

D-ro Sh. Mocizuki, profesoro anatomia en Keio, Universitato

D-ro Tamura, en Okajama Medicina Fakultato

D-ro Nagasawa, profesoro patologia en Nihon, Medicina Kolegio

D-ro Sasa, profesoro patologia en Tokio, Medicina Kolegio

  1. Eldonajoj:

Medicina Krestomatio kompilita de Eskulapida Klubo

Farmakologia praktiko, tradukita de Eskulapida Klubo.

Esperanto-Fakgrupo

De la turista asocio “La Naturamikoj” en Wien estis instalita laŭ decido de la konferenco de l’ estraro de la lokgrupo Wien. La fondiĝkunveno okazos la duan de marto. Ĉar la grupo estas samtempe la centrejo de la tutmonda naturamika esperanto-movado, ni petas la samideanojn-naturamikojn sendi siajn adresojn al la grupestro Raimund A. Cech, Wien IX D’Orsaygasse 7/23.

— paĝo 7 —

SENNACIULO

≡ KRONIKO ≡

Germanio

Essen. SAT-konferenco de Rejnlando kaj Westfalio okazis la 17. januaro 1926 en la sindikatejo de Essen. Entute ĉeestis 150 gek-doj, parte de Essen kaj parte de la rejnlandaj kaj vestfaliaj urboj.

K-do Knopp kore salutante nin, malfermis la konferencon. Ni ankaŭ estis salutataj de k-dino kaj infano.

Krom nia komuna kanto “Fratoj al sun'” ankaŭ infanĥoro kantis “Kiu elterigas karbojn . . .”.

Kiel prezidanto estis elektata k-do Burger (Essen). Unua punkto: artikolo “Subkonferenco” en S-ulo n-o 67. La debato estis tre vigla.

Fine oni elektis komisionon, kiu regulas ĉi tiun aferon. La komisiono konsistas el jenaj k-doj: v. d. Heid (Dortmund), Remers (Düsseldorf), Ziegler (Essen) kaj Petersen (Köln).

Nun k-do Schwenk (Essen) referatis pri la “Fundamentaj taskoj”. Li klarigis bone, kompreneble la k-doj agas en partio por SAT. kaj en SAT. por partio.

Sekvis referato de k-do v. d. Heid (Dortmund). Li bone montris, ke klaskonscia laboristo ne plu povas esti ekleziano. Interalie li diris, ke en nia epoko ekzistas ekspluatantoj kaj ekspluatatoj.

En la debato k-do Egert nin atentigis al paroloj de la franco Voltaire, kiu jam en la 18. jarcento diris: “Se fakte ne ekzistus dio, ni devus ĝin fari.” Pro kio? Por la popolo. Sed ĉar la venonta generacio fine devas liberiĝi, ni nepre sendu la infanojn al la senkonfesia lernejo.

Tiam k-do Remers montris al ni nian taskon rilate al Radio.

Radio estas helpilo, por disvastigi nian kulturon. Ni ne aliĝu al burĝaj kluboj, ni aliĝu al laborista unuiĝo aŭ fondu laboristajn unuiĝojn.

Ĉar venontan dimanĉon en Moskvo okazos tutsovetia kongreso de radioamatoroj, ni decidis, tien sendi de nia okazinta konferenco salutleteron.

Kiel lasta parolis k-do Stankevič tre profunde pri tre interesa temo. “Kian lokon la homo havas inter la vegetajoj?” En tiu evoluo helpis tri faktoroj: 1. Imitado. 2. Transdonado de la spertoj al la idoj. 3. Kolektiveco. Ju pli oni estas kolektiva des pli forta oni estas.

Sub la punkto diversajoj, k-do Remers proponis, aranĝi en la gazeto demandangulon. Tie oni publike demandu pri io, kio interesas multajn k-dojn kaj oni publike respondu je tio. Sed ĉar ni ne povas decidi pri tio, la propono restis deziresprimo.

Pri “ŝakangulo” regis diversaj opinioj. Sed oni akceptis “ŝako”n anstataŭ amuzangulon, ĉar la ŝakludo estas la plej nobla ludo. Pri la deligoto al SAT-kongreso en ĉi jaro okazonta, oni nenion precizan povis diri, ĉar oni ĝis nun ja ne scias kie okazos la kongreso.

Kun la komuna kanto “La Internacio” la konferenco finiĝis. H. Dey (5378)

Leipzig. La grupo de junaj pioniroj en Stötteritz ricevis per esp. grandan leter-interŝanĝon kun grupo el kolektivoj de junpioniroj en Sovet-Unio. Tio estas la unua fojo, ke germanaj laboristaj infanoj interkorespondas sisteme kaj metode kun rusaj organizitaj infanoj per esp. Sen esp. la surpapera postulo pri kolektiva interkorespondado de infangrupoj tute ne povus efektiviĝi. Kun granda vigleco kaj entuziasmo ambaŭflanke tiu korespondado estas efektivigata, kaj ĝi influas favore la propagandon de esp-o inter la infanoj. Bedaŭrinde aŭ ĉu ni ĝoju pri tiu amasafluo? — tiom amase alvenis korespond-leteroj de sovetlandaj pionirgrupoj, ke oni estis devigataj fari elekton. K-doj kaj grupoj, kiuj do ne ricevis eventuale de ni la deziratan leteron, pardonu al ni, ĉar efektive mankas al nia grupeto la fortoj, la tempo kaj la mono (kvankam ne la volo), por kontentigi ĉiujn skribintojn. Pioniran saluton!

Meissen. Ĉu “Petro” kaŭzis sukceson? Ĝoje ni jesas — ekzemple: Meissen, malgranda urbeto historia — 40000 enloĝantoj — bonorganizita laboristaro — kaj kiom da laboristoj parolantaj nian lingvon? Ĝis antaŭ nelongtempe nur 1 aŭ 2. La unua provo instrui Esperanton al laboristoj sukcesis iomete. — 17 “LEA”-membroj inter ili 2 SAT-anoj. — La dua provo alportis pli bonan sukceson. Unu kurso komenciĝis kun 7 lernantoj, post la 14. instruvespero ankoraŭ partoprenas 4. (Laŭ gramatika metodo.) Alia kurso komenciĝis kun 26 partoprenantoj nun, ankaŭ post la 14. vespero, ankoraŭ lernas 23 — en ĝi estas instruita laŭ “Petro”. Sendube bona sukceso. 2 SAT-anoj estas nun en nia urbo, tamen ni esperas, ke baldaŭ aliĝos al SAT kaj “LEA” plimulte. — “Petro” estas kunhelpinta. Ni kviete tamen streĉe laboras por SAT kaj “LEA”. Kunhelpu alilandaj SAT-anoj sendante al ni skribajojn (leterojn aŭ kartojn) por ke restu la vigleco en nia kurso kaj por ke korespondu la kursanoj kun SAT-anoj kaj SAT-sence. Adresu: W. Hertel, Vorbrückerstr. 7, Meissen, Germanio. (3957)

Hungario

Budapest. Kiel rezulton de la ioma partopreno de soc. dem. delegitoj en la urba deputitaro de Budapest, la urbo ĉijare inter aliaj kultursocietoj, ankaŭ la “Hungara Esperantista Societo Laborista” subvencias por 1926, per 15 000 kronoj hungaraj. Mi alvokas la atenton de la kamaradoj al ĉi tiu speco de propagando precipe tie, kie estas Esp-on favoraj urbaj deputitoj. La societo dankas ĉi helpon pleje al la helpo de sia jus elektita prezidanto k-do Kertész Miklós, kiu estas urba deputito kaj ĉefsekretario de la sindikato de privatoficistoj. La movado en Hungario nehaltigebla disvastiĝas inter la laboristaro. Malgraŭ la grandega ekonomia krizo, kiu tre malfavore influis la membronombron de ĉiuj hungaraj laboristaj societoj pasintjare, la societo nia estas la sola, kiu atingis 50% pliiĝon da membroj. Ĝi kalkulis 31. 12. 1925, 1290 membroj inter ili 25 subtenantaj organizajojn. La societo aranĝis pasintjare ĉ. 100 kursojn por 2200 gelaboristoj. Grandparton ni povas danki de la konstanta sukceso al tio, ke ni kun-

La “sankta jaro 1925”

(Impresoj de SAT-ano en Romo)

Petro Frapviando (920)

(Fino)

Detruo de kultura valorajo estas farita en la t. n. “kapela sixtina”. La famkonata artisto Michelangelo Buonarroti, konata sub la noma Michelangelo (pronuncu miĥelanĝelo), sur la muron malantaŭ la altaro pentris la konatan: “Plej juna juĝado”. Kiel vera artisto li pentris la homojn tiel, “kiel ili estas kreitaj de dio”, sen kulturaj ĉifonajoj. Konkludante, ke la homoj dum la “eterna vivo” ne plu havos hont-sentojn — ili do estos purigitaj de homaj deziroj —, kaj ke ili ne plu ekzistas, Michelangelo tute pravas. La kristanismo opiniis alie. Post la morto de Michelangelo estis surpentrataj vestajoj, vualoj, floroj kaj legomfolioj. Laŭ nuna aspekto de la pentrajo la homoj “vivas eterne” vestite. Spirite mi vidas en la ĉielo promenanta Abrahamon en antikva vestajo eble kun Vilhelmo, la forkurinto, portanta uniformon de iama germana imperiestreco, kun la tuta lad-kolektajo sur la brusto — aŭ moderna diplomato, en la okulo la monoklon. —

En ĉiu preĝejo oni montras ian interesan sanktajon. En la “Chiesa di Santa Maria Maggiore” ekzemple estas konservataj kvin bretoj de la “sankta kripo.¹) Tiu sankta restajo nun estas adorata. Strange, en multaj aliaj preĝejoj kaj monaĥejoj ankaŭ estas konservataj tiaj “sanktaj restajoj”. Oni eĉ faris — pardonu, trovis atestojn, ke tiuj kvin bretoj estas ĝustaj. Mi konkludis, ke, se oni kunmetas ĉiujn tiel konservatajn bretojn, oni povus konstrui grandan infan-naskejon.

Kiel “sanktaj restajoj” ekzistas laŭ mia scio de unu sanktulo ne malpli ol 29 kranioj. De alia sanktigita kadavro oni konservas tiom da ostoj, ke oni povus kunmeti almenaŭ 10 ostarojn el ĝi. — Kaj de ĉiu objekto ekzistas dokumento, pruvanta la “sanktan” devenon! Ho, la eklezio de la “interhoma amo” estas fervora verec-batalanto. — Vagante trans la Via Cavour mi ekvidas la koloseon.²) Ĵus oni estis klariganta al hungaraj pilgrimantoj: “Ĉi tie fluis la sango de niaj martiroj! Ĉi tie la tirano Nero en abomena, terura, kruela maniero lasis mortigi la kristanojn.” Persone mi scias — kaj tio ankaŭ estas legebla en ĉiu historio kaj gvidlibro — ke nur 20 jaroj post la morto de Nero estis ekkonstruita la “Cirko Flavio”, nun nomata koloseo.

¹) La manĝujo, el kiu manĝas la bestaro en la stalo. En tian manĝujon estas naskita Jesuo kristo.

²) Granda amfiteatro en Rom.

Sed tio ne malhelpas. Do vespere, post malheliĝo, okazis procesio ĉirkaŭ la koloseo. Portante kandelon, la pilgrimantoj rondiris ekstere, kaj poste eniris kaj nun okazis hungarlingva prediko. — Suprengrimpinte ruiniĝintan ŝtuparon, de supre oni havis belan perspektivon. Je la nokta ĉielo la konturoj de la ruinaj muroj de la koloseo, sub ni, kiel fantomoj, la procesiantoj kun la kandelo en la mano. Kantante ili fine foriris.

Silentiĝis. — La pinioj per la karakterizaj formoj interrompas la helan horizontan strion je la ĉielo en la okcidento. Steloj brilas. Dekstre aperas en la lunbrilo la ruinoj de la Palatino kun la restajo de la palaco de Augustus. La nokta ĉielo kovras la modernajojn. La strata bruo nur fantomo sonas al ni tra la suda nokto, kvazaŭ el alia mondo. — Gladiatoroj interbatalas — Pro vivo kaj honoro — La muskoloj streĉitaj — Glavoj distranĉas la aeron — fero tintas — surda falo — La popolo krias, furiozas — kaj postulas pluan sangon. Laŭlonge la Via Appia staras la restoj de la gloraj tombmonumentoj de tiuj, kiuj ĉi tie soifis al sango. Al sango de junaj, belaj, fortaj homoj! Sed ĉiujn atingis la sorto. La romana imperio glitis en la estintecon. — Kaj hodiaŭ? — La steloj brilas, briladas.

— paĝo 8 —

SENNACIULO

laboras plej intime kun la Asocio de Naturamikoj kaj Alkoholkontraŭuloj, kun kiuj la societo komune eldonas ankaŭ sian oficialan jurnalon. La registaro kaj ties organoj plej volante entombigus nin, kion ili pruvis ankaŭ per tio, ke la kursojn ni antaŭe devas enregistri ĉe la polico kaj peti permeson, ke ni senpage instruu laboristojn! Multloke oni ankaŭ tion malpermesas. Ekz. estis malpermesita kurso pro tio, ke ni ne havas tie grupon, oni malpermesis grupon, ĉar ĝi ne estas komuninteresa kaj endanĝerigas la ordon de la ŝtato! Iuloke oni volis malpermesi la kurson, ĉar ankaŭ burĝoj aranĝas ĝin kaj la laboristoj lernu tie, aliloke la distriktestro deklaris, ke la kurson li ne permesas, ĉar la simplaj laboristoj eĉ hungare ne scias bone kaj estus kontraŭ ilia intereso, se ni fortirus ilin de la lerno de sia gepatra lingvo. Iuloke oni eĉ respondis, ke ĝis kiam en la urbo estas tiom multe da analfabetoj, estas superflue la kurso esp-a kaj ili ne permesas. En iu urbo oni procesas kontraŭ la organizinto de la kurso, ĉar li ne enregistris kaj volas lin la polico puni, kiel aranĝanton de “sekretaj kunvenoj”. Pro ĉi tiuj malpermesoj soc. dem. parlamentano k-dino Kéthly Anna, interpelaciis en la parlamento la 5. de dec. Malgraŭ ĉiuj persekutoj, ni fondis pasintjare 4 novajn grupojn kaj nun aranĝas kursojn en 10 tiaj urbetoj, kie ankoraŭ esp-instruo tute ne ekzistis. Spite ĉi tiuj malhelpajoj, ni laboras kaj laboros en la permesitaj kadroj kun la helpo de niaj eksterlandaj kaj enlandaj fratoj kaj ni helpos per nia vojo porti al venko nian komunan aferon! Timemulo

Litovio

Kaunas. En nia mallibereja vivo okazis ĝoja afero. Estas malfermitaj kursoj por Esp-o al la arestitoj por laborista politiko.

Estis ĉe ni kelke da kamaradoj, kiuj memstare ellernis Esperanton — pli aŭ malpli bone el kiuj ni povas pripensi k-don Kac, kiu kolektadis kaj kunskribis grandan vortaron je esperanta, juda, germana kaj rusa lingvoj enhavanta entute pli ol 50000 vortojn. Adamovski kiu el litova lingvo tradukis esperante sian libron “La misteroj de la biblio” kiu estis malpermesita je la litova pastra reĝaro: Hackelesiĉ, Baltrunas, Strazas, Pranajtis kaj aliaj. Tiuj-ĉi kamaradoj, komprenante kiel grave estas por laboristoj scii Esp-on, komencis agiti pri ĝia eklernado inter la politarestitoj. Krom tio la kamaradoj sinturnis Ministraron de Kulturo por permesi instrui tiun lingvon komune en la lernejo de la politarestitoj kaj tion ili atingis: nun funkciadas regule la esp-aj lecionoj kiujn vizitadas 24 lernantoj.

La gvidanto estas k-do Adamovski. Iz. Neretis

Sovet-Unio

Dolinskaja. 11. jan. en loka fervoja klubo okazis solena kunsido, dediĉita al unujara datreveno de l’ ekzistado de Dolinska SEU-filio. Ĉeestis 450 pers.

Estis kantita “Internacio” en Esp. kaj farita raporto pri unujara agita kaj propaganda laboro.

Kun salutparoladoj elpaŝis la reprezentantoj de profunuiĝoj, de Regiona Ekzekutiva Komitato, komsomola ĉelo kaj junaj pioniroj.

Post la kunsido estis prezentitaj 2 agitteatrajoj kaj aranĝita la koncerta fako en Esp. SAT-ano 5875

Ivanovo-Voznesensk. En loka gazeto periode (ĉiudimanĉe) aperas “esp. angulo”.

Kunvenoj de societanoj SEU ĉiuvendrede je 20 horo, (antaŭe estis jaŭde).

En ĉiuj gravaj oficejoj de la urbo estas disgluitaj afiŝoj de kazana eldono. En la urbo funkcias 15 esp. kursoj. Esperkor.

KORESPONDEJO

615: Bonvolu verki viajn respondojn pli koncize.

1972: Via manuskripto tre taŭgas, bonvolu daŭrigi.

2424: Ni jam havas sufiĉe da tia materialo. Red.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustrataj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Ĉekoslovakio

— K-do Ventura Rudolf, Plzen-Letná, dez. koresp. L., PK., PI. k. ĉ. l.

Ĉinio

— “Sanon al tutmonda proletariaro” sendas k-do Sinpak, 50 Ping Jeung Li Str. Fat-Shan, Canton.

Germanio

— “Membroj de Lab. Esp. Sekcio Löbtau” dez. koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. Adr.: k-do Erich Löwe, Delbrückstr. 1, IV. Dresden-A. 28.

— K-do Alfred Illner, Polsnitz 23 bei Freiburg i. Schl. dez. interŝ. PI., PM. Respondo garantiata.

— “20 kursanoj k. grupanoj dez. vigle koresp. pri ĉ. temoj k. ĉ. l. L., PK., PI. Ĉiama k. tuja resp. garantiata.” Adr.: k-do. Willy Fleissner, Burkhardtsdorf i. Erzgeb.

— Junrev. esp. grupo “Marto” dez. koresp. pri ĉ. temoj, L., PK., PI., PM. k. ĉ. l., nepre resp. Adr.: Vilko Wege, Grünstr. 13, Halle a. S.

— K-do Kurt Zschuckelt, Langestr. 14. Riesa-Weida i. S. dez. koresp. k. ĉ. l. gek-doj, precipe pri politik-ekonomiaj temoj. L., PK. Respondo garantiata.

Hispanio

— K-do José Salom (fraŭlo, manlaboristo) calle Weyler, 82, Plà de Natesa (Mallorca), dez. interrilati kun gekomunistoj ĉiulandaj, ĉefe el Sovetio. L., PI., nepre resp.

Litovio

— K-do S. Ŝipelis, arbaristo, Ramygalos 71, Panevezys, dez. koresp. pri ĉ. temoj, L., PI., bfl. k. ĉ. l. Mi resp. al ĉiuj. Mi ankaŭ serĉas interkorespondanton arbariston por specialaj interrilatoj. Koresp. ruse, pole, germ. k. esp.

Sovet-Unio

— K-do. Jan Klys, Poŝtkesto 33, Minsk, dez., serioze koresp. pri lab. vivo, movado kaj kun instruistoj pri instruado k. pedagogio. Sendu unue artikol-leterojn, al PK. kaj mallongaj let. ni ne resp.! Ankaŭ sciigu, ĉu vi permesas, ke viajn artikolojn ni uzu por niaj gaz.

— ¡Transporta Laborista Grupo “Pogruzka” interŝ. L. PK. PI. k. ĉ. l. Adr.: k-do S. Liberman, str. K. Libknecht, 1, Pokruzka, Odessa.

— K-do M. L. Aleksandrev, ul. Pesoĉnaja 66, kv. 7, Leningrad, dez. koresp. pri kom. movado, vivo de laboristoj, aktualajoj k. ĉ. l.

— K-do M. Andrejev, Vokzal-telegraf, Leninsk-Turkmensk, dez. koresp. kun fervojistoj, L. PK., PI. k. ĉ. l.

— “Ĉiuj virinaj organizajoj k. apartaj virinoj estas petataj sendi materialon por nia intern. virintago (la 8. marto) ekz. rememorajoj el lastaj jaroj. Ĝi estas uzota por esp. propagando inter virinoj de Sovetio.” Adr.: V. S. Ivanova, B. Oĥta, Goruŝeĉnaja, ul. 14, Leningrad.

— K-do Plaĉinda A. str. Pogola, 6, Dolinskaja, Ekaterinosl. gub. dez. koresp. pri sciencaj k. teknikaj temoj, L. k. ĉ. l.

— “Membroj en Esp. rondeto de vilaĝana Klubo dez. koresp. pri ekonomiaj temoj kolektive kun proletaraj organizajoj ĉiul. Priskribu en la unua let. viajn vivkondiĉojn k. kulturajn atingojn.” Adr.: Dolinskaja, Ekaterinosl. gub. Rajselbud.

— K-do Bazilo Jeleznjakov, do vostrebovanija, Sverdlovsk, pri sindikata movado, kluba laboro k. vivo de fervojistoj, fervoja laboro k. ĉ. l.

— K-do J. Ermakov, fervojlaborista korespondanto, Uralskaja ul 6, Samara, kun ĉiul. laboristoj, precipe kun fervojistoj.

— K-do A. Verŝinin, gvidanto de junpionira taĉmento, Poŝtkesto, 56, Vladivostok, kun ĉiul. jun-komunistoj.

— “Membroj de Lab. Klubo” dez. koresp. kun ĉiul. laboristoj pri ĉ. temoj, precipe pri komunismo, junula k. profesia movadoj, pri kluba laboro. Adr.: Krujok Esperanto, Klubo Lenina, Rtiŝĉevo, Sar. gub.

— K-do M. Ŝapirovski, Puŝkin-str. 45, Kremenĉug, pri laborista vivo “Ruĝa Helpo” k. cet. temoj, k. ĉ. l. L., PK.

— K-do M. P. Sabo, C. K. Svjazi, k. 206, Dvorec Truda, Solanka, 12, Moskvo, pri stato de lab.-movado en tuta mondo. Akurate resp.

— Du lernantinoj dez. koresp. pri lernejaj temoj kun tutmonda gelernantaro. Respondo nepra. Adr.: L. Kravcova, Ul. Fr. Engels, 20, Rostov-Don.

— “Esp.-Kursoj” dez. koresp. kun k-doj ĉiulandaj pri div. temoj. Adr.: Por Kursoj, poŝtkesto, n-o 82, Rostov-Don.

— K-do G. V. Naumov, Nikolskij pereulok, 123/170, Rostov-Don, serĉas seriozajn korespondantojn pri lab. temoj. Resp. garantiata.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 72, 11-a de februaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deka literaro, super ĝi kadro kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO», kaj supre kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deka literaro, super ĝi kadro kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L' TUTMONDA PROLETARO», kaj supre kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

Kaplinio de la gazeto: granda ornama titolo «SENNACIULO» en art-deka literaro, super ĝi kadro kun la devizo «ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO», kaj supre kvinpinta stelo enhavanta la literojn «S.A.T.» inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

2-a Jaro, N-o 20 (72) — APERAS ★S.A.T.★ SEMAJNE — 11. Februaro 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz |

Sirio

La ribelo en Sirio estas finiĝanta. La tereno ĉirkaŭ Palestino estas ree okupata de francoj. Veturadas delegacioj: la damaska delegacio, la delegacio de libanaj druzoj, oni intertraktas. Kaj estiĝas demando — kiaj estas la rezultoj? Estas eble, ke la druzoj mem ricevos ian kompenson, ke la sultanon El-Atraŝ oni devos peti pardonon. Sed kion gajnis Sirio, la siria laboristaro, la internacia laboristaro? La franca regado super Sirio restas kiel antaŭe, la imperialismo estas netuŝata en siaj pozicioj.

La sola reala rezulto de la ribelo estas — la duma solvo de la Mosula Konflikto favore al Anglio. La siria ribelo ne kaŭzis plifortiĝon de la laborista klaso nek en Sirio, nek ie alie — sed ĝi donacis la kurdojn al la reĝo Fajrul kaj al lia angla mandatanto, kaj jen ĉio. Ne vane veturis la nova siria gubernatoro de Parizo al Bajrut… tra Londono. Sed la siria ribelo estis demokrata movado. Ĝi ne konsistas el la feŭduloj, efendaj de la palestina “araba ekzekutivo”. Ĉi-tie kristan-musulmanaj spekulantoj, popol-malamikoj, naciistoj, sed tie libera monta gento kun ne ĝisvolvita malforta klas-diferenciĝo unuflanke, kaj la etburĝa siria nacia partio kun la metiistaro, butikistaro kaj demokrata inteligentularo duaflanke. Ĉi-tie malamo al la laborista klaso, al ĉiu provo de ekonomia progreso en la lando; tie malamo al la konkiranto, al la diktaturo de la fremda forta regno, kaj tamen — tia rezulto! Kaj tamen tiu-ĉi tuta movado estis ludilo en la batalo de unu imperialismo kontraŭ la alia.

Ne havante sub si mastruman bazon por serioza provo al liberiĝo, estis la siria etburĝaro devigata dum la ribelo ascendi vojojn aventurplenajn kaj provi unuflanke sin apogi sur la dezirojn de la montgentoj, kiujn ĝi ja tute ne povis eĉ influi, kaj sur la fremdajn kapitalistajn fortojn, duaflanke, kiuj ĝin bone eluzis por siaj celoj, por siaj imperialistaj interesoj.

La mallumaj reakciuloj eluzas la sirian ribelon por pliakrigi ĉe ni la nacian malamon, la ŝovinistan agitaĉon — afero severe kontraŭbatalenda. La ribelo estas ankaŭ eluzata por plifratigi la militistan spiriton kaj tiele malrimarkigi la laboristojn de siaj klasaj celoj kaj taskoj. La laboristaro devos lerni de la ribelo, ke ĝi devas gardestari je siaj pozicioj por rebati kaj nuligi imperialistajn apetitojn de la kapitalistaro, ĉar nur organizo de la laborista klaso povas krei baron por vera revolucia movado.

El la judlingva “Arbeter Welt” organo de la Palestina lab. partio “Poalej-Ĉijon”: Jak (227).

El Italio

Mussolini ĉiam diras, kune kun la faŝgazetoj, kiuj superegas en Italio, ke la tuta itala popolo sammaniere pensas, opinias, kiel li, sed la vero estas tute honta, ĉar la proletariaro ne nur, sed eĉ ĉiagrada kontraŭ faŝistoj eĉ ne povas paroli. Spionoj kuŝas ĉiuflanke kaj ĉie. Se vere la plimulto itala estas kun li, kial li bezonas uzi perfortaĵojn, leĝojn eksterordinarajn malpermesojn pri gazetoj, ĉu ili estas proletaraj aŭ eĉ neproletaraj sed nur kontraŭfaŝistaj, ktp.?

Pri la anglaj faŝistoj mi legis, ke ili perfortis per revolveroj ŝarĝoaŭtomobilon, kiu enhavis proletarajn gazetojn. — Eble la polico ne trovos aŭ plej bone ne “serĉos” la perfortantojn, kaj ili, kuraĝigitaj, vidante ke la perfortantoj ne estis ĝenitaj, pligrandiĝos ktp.

Mi aldonas, ke la faŝistgazetaro eĉ postulegas malaperigon pri la kontraŭfaŝisma konstitucia patria gazetaro. Certe post tiu malapero la faŝgvidantaro proklamos “39 milionoj da italanoj faŝistiĝis”!!!

Pripensu, ke jam delonge eĉ tiuj gazetoj sin detenas presi kaj publikigi proprajn opiniojn pri faŝismo, por eviti konfiskojn.

Sed al tiuj gazetoj estas bone ĉiaspeca reakcio, ĉar ili, kiam faŝismo ekkomencis agi, subtenis la faŝmovadon.

Ĉiujn gazetojn, inkluzive la proletarajn, oni aĉetas grandnombre, kontraŭe la faŝgazetaro eĉ ne estas aĉetataj de la multaj faŝmembroj kartigitaj, pro tio ke inter ĉi-lastaj ekzistas treege da metiistoj, oficistoj ktp. (precipe ŝtataj) kiujn la faŝistoj devigis pagi kotizon por faŝ-partio, aŭ faŝsindikato, alie ili restus senlaboruloj.

Transskribo de, en la urbo, grandkvante mursurgluitan afiŝon:

Brener’a garda dekordono (Dekordono al gardistoj de Brennero)

  1. Itala dieco.
  2. La pratempaj Rom-anoj superis ĉiujn terglobajn loĝantojn.
  3. La Brenero ne estas alvena punkto sed deira punkto.
  4. La plej malfama (aŭ malklera) italano valoras ne malpli ol mil eksterlandanoj.
  5. La italaj produktaĵoj estas la plej bonaj el tiuj tuteksterlande produktitaj.
  6. La italaj pejzaĝoj estas la plej belaj el ĉiuj, kiuj kuŝas sur la terglobo.
  7. Por taksi belecon de itala pejzaĝo necesas italaj okuloj, t. e., geniaj okuloj.
  8. Italio posedas ĉiajn rajtojn, ĉar ĝi entenas, kaj entenos la absolutan monopolon de la kregenio. (Kreiganta genio).
  9. Ĉiaj kaj ĉiuj elpensaĵoj estis elpensitaj de italanoj.
  10. Tial, ĉiu fremdulo devas eniri Italion religie.

Subskribis: F. E. Marinetti

La 3. punkto ne klarigas bone la aferon, sed kunligante la 4. kaj 8. punktojn ŝajnus, ke la italanoj havas rajton superregi… ĉiujn mondenloĝantojn!!! J. F.

— paĝo 2 —

2     SENNACIULO

Kamero malhela

La komitato por eksteraj aferoj de l’ germana parlamento traktis la demandon pri aliĝo al la ligo de nacioj. Pri la kunsido nepublika ekzistas jena oficiala raporto, kiun ni parte redonos.

La kunsidon ĉeestis la tuta ministraro. Tuj komence kom. deputito proponis publikecan pritrakton, kiun la plejmulto neis.

Poste regna ministro de eksteĵo prezentis sian pozicion rilate al la aliĝon al la ligo de nacioj. Post la ministro parolis la diversaj deputitoj.

En la voĉdonado estis akceptita jena propono 18 por, 8 kontraŭ.

“Post la klarigoj de l’ sinjoro regna ministro la komitato por ekstero konsentas, ke la regna registaro eluzas la rajtigon per la leĝo de 28. nov. 1925 por eniri en la ligon de nacioj. Tiu ĉi propono superas ĉiujn ĝis nun prezentitajn proponojn, kiuj malkonsentas la eniron en la ligon de nacioj, aŭ kiuj ligas al kondiĉoj, pro tio la komitato transiru al la tagordo.”

Per akcepto de supra propono du aliaj proponoj, unu, kiu kondiĉas la aliĝon, kaj alia, kiu tute malaprobas la aliĝon, estas nuligitaj.

Laŭ tiu raporto la propono pro efektivigo de publikeco estis malaprobita. Do, la sinjoroj preferis “kameron malhelan” por decidi la eniron en la ligon de nacioj.

Germanrespublika justeco

En majo 1919, post kiam renversiĝis la regado proleta en Bavario (Germanio), la soldataro de la regna armeo germana “restarigis la ordon” verŝigante fluegojn da sango. Multege da proletoj “falis en kruda batal'” kaj longtempe post tiu tempo oni mortkondamnis la plej kuraĝajn batalantojn. Ekz. Eŭgen Leviné estis mortpafita la 6. junio 1919.

Iam en marto 1919 la tiama regna ministro por defendo Noske ordonis, ke ĉiu, kiu batalis perarmile kontraŭ la regna armeo kaj en kies hejmo oni trovis armilojn, tuj estu mortpafataj. Sed tiu ordono nur devis esti aplikita ĉe tiuj, kiuj estis trovitaj batalantaj.

Kaj tamen la naciaj oficiraĉoj senĝene murdis proletojn senkulpajn. La soldataĉaro furiozis kontraŭ ĉio kio odoris laŭ laboristo. Unu tia kazo ekscitigas momente tutan laboristaron germanan.

Komence de majo 1919, enmarŝinte en Perlach (loko, proksime de Munĥeno) la regnaj armeanoj kaptis dumnokte 12 laboristojn el la sama loko. Ili trenis la proletojn en la korton de la “munĥena bierfarejo” kaj tie ĉiuj 12 estis mortpafitaj! Sen iu procedo, sen iu juĝo!

La ĉefkrimulo, leŭtenanto Pelzing kiu ordonis ĉi-fiagojn nun antaŭ mallonga tempo staris antaŭ la barilo de la germanrespublika justeco.

Ĉeestante kiel atestanto Noske mem deklaris, ke tute ne montriĝis necese mortpafi sen io ajn la laboristojn.

Plue la prokuroro eĉ en sia finparolado diris: “La mortpafitoj ne estis ruĝgvardistoj. Do, ne ekzistis kaŭzo mortpafi ilin. Dum la enmarŝo de la regna armeo en Perlach nenia batalo ekbruliĝis. La laboristoj kondutis sin tute trankvile. Fakto estas, ke la mortpafitaj laboristoj estis tute senkulpaj.

Kaj tamen la kulpuloj liberiĝis, juĝite de juĝistaro, kiu ĉiam pretendas esti senpartie “objektiva”!

Ilia objektiveco direktiĝas nur kontraŭ samklasanoj kaj tiel agante ili mem pravigas nian batalon. Fine estu menciite, ke momente en Boĥum (Rejnlando) funkcias proceso kontraŭ laboristo, k-do Margies. Li praktike defendis siajn aŭ pli bone niajn idealojn, batalanto kontraŭ la “separatistoj”¹). Endanĝerigite li pafis al policistoj kaj nun la burĝaro penas, ankaŭ lin elmondigi.

Sed la proletaro germana kaj certe ankaŭ tiu de la tuta mondo subtenas tiun klasbatalanton sciante, ke la burĝa juĝistaro ne ĉie kaj ne ĉiam “objektive” juĝas. Pri k-do Margies estas ankoraŭ raportota. Sao 3414.

Pola registaro nutras la senlaborulojn per grenadoj

Daŭrantaj kelkajn tagojn en Zavierce apud Sosnoviec senlaborulaj demonstracioj fariĝis pli kaj pli minacaj. La 17. dec. 1925 la senlaboruloj amasiĝis apud la magistrata domo. Por savi la sieĝitan urbestron rapidiĝis la taĉmento de piediranta kaj surĉevala policistaro. Ili penadis dispeli la amason per ĉevalatako kaj per apliko de trančarmilo. Tamen la amaso ne foriris. Tiam oni aplikis la unuan fojon en Polio la de mallonge enkondukitajn ĉe policservo gasgrenadojn, eksplodantajn kun granda krako kaj kaŭzantajn la larmiĝon. Etaj taĉmentoj de policistoj provizitaj per gasmaskoj alĵetis en la amason kelkdekojn da grenadoj. La demonstraciantoj, opiniantaj ke tiuj estas batalgrenadoj, ĵetis sin surteren. Tuta placo apud la magistrata domo estis kovrita de kelkmiloj da homoj. La larmigantaj kaj mordantaj gasoj komencis sian efikadon. Traigita per teruro, la amaso forkuradis en diversajn direktojn kaj la maskitaj policistpatroloj puŝadis la malrapidemulojn. Vespere disvastiĝis la trankvilo.

Tiamaniere la burĝa registaro nutras la malsatulojn elpelitajn surstraten de ekstrema mizero. La burĝaro tremanta antaŭ la kolero de popolo ne elserĉas la rimedojn. Krom la grenadoj oni provizis jus la policistaron je novaj kaskoj gardentaj kontraŭ la ŝtonĵetoj. Tamen baldaŭ ne estos helpantaj la grenadoj kaj kaskoj — ne estos helpantaj eĉ la maŝinkarabenoj kaj la kanonoj. La okazoj iras je pli kaj pli rapida paŝo. Katilina.

¹) La separatista movado celas malligon de Rejnlando de la cetera Germanio por fondi aŭtonomian respublikon de Rejnlando. La verk.

Antikva tempo en Belgrad

En ĉiuj pli grandaj lokoj denove okazis domserĉadoj kaj arestoj, el la policarestejoj reeĥas la krioj de la batitoj kaj turmentitoj.

De la 24.—26. jan. devis okazi la kongreso de la sendependaj sindikatoj en Belgrad. Pri tio oni parolis en ĉiuj laboristaj rondoj kaj skribis en la laboristaj organoj. Ĝi ne estis sekreto al la publiko.

Sed kiam proksimiĝis la tago de la kongresmalfermo, la belgrada policistaro eklaboris. Dum kelkaj tagoj ĝi sole en Belgrad domserĉis en centkvindek laboristaj loĝejoj. Ĝi arestis la membrojn de la plenumkomitato starigita de l’ sendependaj sindikatoj kaj pli ol 250 konatajn revoluciulojn.

Plue la belgrada policistaro ree uzis la rimedojn kaj metodojn de la antikva inkvizicio, kiujn ĝi precipe aplikis ĉe la esploroj. Per kruelaj batoj kaj turmentoj policistaro nun laboras. Pri tio mem raportas la jugoslava burĝa gazetaro.

El Greklando

Fine de jan. komenciĝis ĉe la militjuĝejo en Athen la proceso kontraŭ la E. K. de K. P. de Grekio kaj kontraŭ multaj partoprenintoj de la 3. partitago de la KPG. okazinta en dec. 1924. Krom la proceso kontraŭ la “32” oni volas kondamni ankoraŭ sep k-dojn, inter ili la sekretario de la Ĝenerala Sindikata Asocio, la tipografiston Evangelos. Dekunu k-doj jam depost ok monatoj estas en la karcero. Ĉiuj akuzitoj, inter ili la membroj de la C. K. de K. P., Maksimos, Poliopolos, Sklavos, Kantas k. a., estas akuzitaj pro “landperfido”, pro “perfido de la greka distrikto Macedonio al Bulgario”. La akuzskribaĵo nomas tiun partitagon “konspirkonferencon”. Al ĉiuj akuzitoj minacas la mortpuno.

Terorondo super Jugoslavio

La jugoslava registaro dum la lastaj semajnoj trovis necesa, timigi la publikan opinion per ruĝa fantomo. Tiucele oni subite eltrovis revolucian “konspiron”, arestis centojn da proletoj, plenigis la paĝojn de la gazetoj kun detalaĵoj pri la konspiro, sendis mensogajn telegramojn eksterlanden, kaj la policistaro plej aktive eklaboris por savi la en “danĝeriĝintan” patrion. Laboristpersekutoj, simile al tiuj, kiuj antaŭ jaroj subpremis la laborularon de la lando. Ĉiuj gvidantoj de la laboristaro en karcero, ĉiuj proletaj organizaĵoj disigitaj. La Paŝitĉ-registaro montras, ke ĝi tute ne fariĝis pli demokrata ol la antaŭaj registaroj.

La balota potenco de la revolucia socialistaro dependas de plena industria organizo de la laboristaro produktiva. Daniel de Leon.

— paĝo 3 —

SENNACIULO     3

SENLABORECO

Kuriozaĵoj el burĝa mastrumo en Polio

I.

  1. La ŝtataj arbaroj enspezas tiel malmulte, ke ili enspezus pli, se ili estus senpage disdonitaj kaj ŝarĝitaj de norma imposto.

  2. La ministraro de kamparaj reformoj destinita al parceligado de bienoj al la kamparanoj kaj ekzistanta de kelkaj jaroj sen parceligo de unu hektaro kostas tiom, ke oni povus forigi ĝin kaj por ĝiaj elspezoj aĉeti ĉiujare 100 000 hektarojn kaj disdoni senpage al la kamparanoj.

  3. La detirado de kelkaj impostoj (enspezimposto ĉe la ŝtatoficistoj) kostas dufoje pli ol la impostoj mem.

II.

En konservativa ĵurnalo Ĉas (La tempo) skribas grafo J. Tiŝkieviĉ: “En interna ŝtata politiko oni renkontas ĉiupaŝe regulojn kaj leĝojn kverelantajn inter si, kio malfaciligas kaj eĉ rekte malebligas al la oficoj la norman laboradon.” “La financa ministraro aligis el si tia tiel sensencan financplanon, ke hodiaŭ tuta lando ĝemas pro pezo de mizero.” “Oni komencas redukti, sed oni reduktas la plej malaltajn oficistojn, kiuj multfoje estas plej bezonindaj kaj plej laboremaj, kaj oni restigas sur siaj postenoj diversajn prezidantojn, direktorojn, sekretariojn ktp., kiuj vere nenion faras kaj prenas kolosajn salajrojn.” “Oni retenas diplomatiajn postenojn en la plej etaj ŝtatoj sur tuta terglobo, kun kiuj Polio neniam havas iujn rilatojn kaj al la gravaj ambasadorejoj oni detranĉas la plej necesajn monprovizojn.”

III.

Prezidanto de burĝkamparana partio “Liberigo” deputito J. Dombski skribas en sia organo “Gazeta Ludova” (Popola Gazeto): oni devas malpligi la buĝeton ĝis la duono, redukti la duonon da oficistoj, ekstermi la malbonuzojn kaj ŝtelaĵojn, kies sumoj aliras al centoj da milionoj jare (tuta jara buĝeto elportas 1800 milionojn), devigi la oficistojn, ke ili hommaniere agas kun la loĝantaro.

IV.

Laŭ la ŝtata raporto elportis en Polio en tempo de la 11. ĝis la 17. decembro 1925 la nombro de senlaboruloj 286 693; la alkresko rilate al antaŭiranta semajno 12 128.

En la tempo de la 18. ĝis la 24 dec. 1925 — 302 253 — alkresko 15 560. Do la nombro de senlaboruloj transpaŝis nune la duonon de tuta industria laboristaro en Polio. La resto laboras plejparte 2—3 tagojn semajne. Katilina.

Kiu mizeriĝas?

Admiralitato en Portsmut koncernante propagandon (politikan) inter maristaro faris ordonon, en kiu estas skribite, ke aŭtoroj de proklamaĵoj celas perfortan, revolucian detronigon de la registaro kaj formi laboristan registaron, kiu en Rusio venigis al mizero. (El gazetaro)

Pri tio, kiu mizeriĝas — ĉu Sovetio aŭ burĝaj landoj — oni povas paroli nur apogante sin sur firma fundamento t. e. ciferoj. Tiajn ciferojn ni povas preni el la buĝetoj.

Enspezoj laŭ buĝeto SSSR

Enspezoj Cara¹) buĝeto 1913 Jaro 1924/25 + pli — malpli
% % %
Impostoj . . . . 49,3 44,2 — 5,1
Regnentrepenoj kaj regnhavaĵoj 44,6 47,4 + 2,8
Eksterordinaraj . . 0,4 8,4 + 8
Ceteraj . . . . . 5,7 — — 5,7

Nun pri buĝetoj de burĝaj landoj: Germanio, Anglio kaj Usono.

Enspezoj laŭ buĝetoj en proc.

Enspezoj Germanio 1913 Germanio 1923/24 Germanio + pli — malpli Anglio 1913 Anglio 1923/24 Anglio + pli — malpli Usono 1913 Usono 1923/24 Usono + pli — malpli
Impostoj . . . . . . . . . . . . 48,8 98 + 49,2 95,3 93,3 — 2 94,1 84,4 — 9,7
Profito de regnentreprenoj . . . . 16,6 2 — 14,6 3,8 0,5 — 3,3 0,6 — — 0,6
Proc. de monkapitalo . . . . . . 6 — — 6 0,9 1,6 + 0,7 — 6,1 + 6,1
Ceteraj enspezoj . . . . . . . . 28,6 — — 28,6 — 4,6 + 4,6 5,3 9,5 + 4,2

Kiam ni faras analizon de la buĝetoj ni konstatas, ke en venkita lando Germanio impostoj pli ol duobliĝis kaj samtempe profito de regnentreprenoj malpligrandiĝis okoble.

En buĝetoj de venkintaj landoj ni konstatas malgrandan malpligrandiĝon de impostaj enspezoj kaj samtempe pligrandiĝon proc. de monkapitalo. Sekve kiam oni pripensos la buĝetojn de venkintaj landoj estos pravaj se oni diros ke proc. de impostaj enspezoj en la buĝetoj preskaŭ ne malpligrandiĝis; nur pagas ilin popolo de venkita lando en aspekto proc. de monkapitalo. Oni ne povas diri, ke registaroj de la landoj ŝanĝiĝis sian rabistan politikon, ĉar faktoj parolas, ke ili krom sia popolo ankoraŭ komencis rabi aliajn popolojn.

Kiam ni konsideras la buĝeton de SSSR komparante ĝin kun buĝeto cara 1913, ni konstatas — ke malgraŭ ĉiuj baroj, kiujn faras por laborista lando burĝaj registaroj — bonajn rezultojn. Unue ni konstatas, ke impostaj enspezoj, havantaj en cara buĝeto 49,3% en la soveta malpligrandiĝis je 5,1%. Krom tio necesas rimarki ke rektaj impostoj en soveta buĝeto ludas pli grandan rolon ol la malrektaj. Due ni konstatas en soveta buĝeto pligrandiĝon de neimpostaj enspezoj.

Kia grupo de loĝantaro kiom pagas impostojn montras jena tabelo:

Nomo de kategorioj Kiom proc. da impostoj pagas
Laboristoj . . . . . . 8
Oficistoj, liberaj profesioj ktp. . . . . 22
Nelaborulaj grupoj . 70

¹) Sen enspezoj de vinproduktado.

Ĝenerale ni povas konstati, ke buĝetoj de la landoj estas buĝetoj impostaj, kiuj premas pli multe la laboristojn, kvankam registaro de la landoj ne estas laboristaj kaj ŝajnus, ke laboristoj ne devus subteni ilin.

Malon ni observas en la soveta buĝeto. Impostaj enspezoj en ĝi havas malpli ol duonon, samtempe kiel enspezoj de regnentreprenoj kaj regnhavaĵoj havas preskaŭ duonon de la buĝeto. Ĉio dirita sufiĉe montras al ni, ke mizeriĝas ne lando kie laboristoj forpelinte burĝaron formis sian registaron, sed burĝaj landoj, kiuj ne deziras vidi mizeriĝon de l’ popolo sialanda.

Tio estas karakteriza trajto de ĉiuj burĝaj registaroj. B. Dzelovecklj (Astrakan)

La frukto maturiĝas

La krizo fariĝas pli kaj pli akra — de nenie savo. Hodiaŭ jam ne tagoj sed horoj alportas novaĵojn. La urboj estas surverŝitaj de senlaboraj amasoj. Sur la stratoj oni renkontas dekojn kaj centojn da figuroj mizerege vestitaj, tramalvarmigitaj, malsategaj. Ili serĉas laboron kaj petas almozon. Sur iliaj vizaĝoj malespero, furiozo. Sur ĉefplacoj ili amasiĝas — sed la policistaro plinombrigita disigas ilin. Tamen la nombro de senlaboruloj kreskas pli kaj pli rapide. La burĝaro ektimas. Ĝi ne povas kuraĝiĝi por ia afero por ĝia regno, sed ĝi kuraĝiĝas por la unueca fronto kontraŭ la malsatuloj.

La burĝa gazetaro silentas pri minacinda stato. Pri gravaj akcidentoj oni sciiĝas buŝraporte, kiel je antikvaj tempoj. En Krakovo, Varsavio, Lodz ktp. sangaj demonstracioj — vunditoj, kadavroj — bomboj. La registaro enpaŝas, aplikas malesperigajn rimedojn. Improvizado specialajn laborojn. Filantropia agado grandskale.

Kaj la proletaj partioj? Pola partio socialdem. estas en reganta plimulteco — ĝiaj reprezentantoj sidas en ministra kabineto. Por la proletaro ĝi havas la vortojn pri patrujo kaj trankvilo. Ke ĝi ne miru perdante la reston de konfido ĉe la amasoj, ke tiujn ĉi amasojn alkondukos iu alia en batalon. Katilina 35.

— paĝo 4 —

4     SENNACIULO

La faŝista leĝodonado

La faŝistoj en Italio aldonis novan floron al la glorkrono de siaj krimoj.

En Italio troviĝas ĉ. 100 000 (cent mil) senlaboruloj. Nun faŝistaj fak-organizaĵoj ediktis ukazon, kiu malpermesas la senlaborecon. Ĝis nune, tiuj ĉi senlaboruloj “ĝuis” subtenon de la ŝtato; certe multe pli granda estis la nombro de ti-kiuj ricevis nenion kaj ne plu estis enkalkulataj en tiun centmilon. Depost nun, ĉiu, kiu ne povos disponi dokumenton pri tio, ke li laboras, estos arestita kaj kondamnita. (Mi estus sciavida, kiel la faŝistoj kondutos kontraŭ la “senlaboraj”, t. e. mallaboremaj burĝoj, nobeloj kaj riĉuloj, pasigantaj vintrojn kaj somerojn en Venezia, Riviera kaj aliaj “marbanoj”). Tiamaniere, la faŝistoj proklamas, ke la tuta “patrio” estos ŝanĝata je unu granda laborejo, kie neniu restos nelabora kaj plenumos sian rolon.

Aresti la senlaborulojn kaj enkarcerigi ilin — ankaŭ metodo. Kaj tre facila. Sama metodo kiel tiu ĉina, priskribita en “La pluvo”, Senn. n-o 67, pĝ. 7. Se la infano timas ion, ĝi fermas la okulojn, por ne vidi tion; la struto en sama okazo ŝovas kapon en sablon. Verŝajne sinjoro Mussolini timas la senlaborulojn; tial li enfermas ilin, por ne vidi ilin. “Ili ne estas videblaj, do ili ne ekzistas”.

Cirkle turniĝas la rado, kaj juĝistoj finaj estos ni! Erinazzo.

La batalkampo de la laboro

Ĉiu 20. homo estas viktimo de la profitemaj kapitalistoj. Laŭ statistiko pri akcidentoj okazintaj en la karbdistrikto Waldenburg (Germanio).

Ĉe laboristaro, kiu nombras 30 000 okazis 8000 akcidentoj, dum la laborprocedo, 1490 inter ili finis per mortiĝo. Tiu terura statistiko donas ekzemplon, kiel senskrupule oni ludas per la vivo de laboristo, por kiom eble plej altigi la profiton. Voko.

Novaj iloj por la klasbatalo

Antaŭ kelkaj semajnoj la laboristoj holandaj de vaportramo de l’linio Zutfen-Emmerik postulis pliatigon de salajro. La direktoro transsendis ĉi-peton al la landa ligo de tram- kaj fervojistaj direktoroj. Antaŭ ol la direktoro ricevis respondon de sia ligo, li proklamis al la tramistoj persone (do ekster la laborista ligo), ke: “se iu laboristo ekstrikos, li estos maldungata, kaj ankaŭ la laboristoj ne akiros la postulojn.” Samtempe kelkaj tramistoj, de alia linio, estis devigataj labori kiel strikrompantoj; unu laboristo rifuzis tion, — tuj li estis maldungata. Do nun la direktoro nur volis ellogi la strikon. Nun la laboristsango ekbolis. Kion faris la tramistoj tiam? La tram- kaj fervojista ligo aĉetis 5 grandajn aŭtomobilojn pro tio, se la tramistoj ekstrikos, tuj ili povas ekspluati la aŭtomobilojn apud la malfunkcionta tramo. La tram- kaj fervojista ligo estas laŭorde la dua plej riĉa profligo en Holando, pro tio, ke laŭ ŝtata leĝo estas al fervojistoj malpermesata striki (ti-kiu propagandas fervojistan strikon tuj estos malliberigata). Kaj depost la 1903a jaro ili ankaŭ ne plu strikis, do la monkaso estas sufiĉe forta (ĉar ili ne plu post tiu jaro subtenis strikon), por aĉeti kaj ekspluati ĉi-bataliĝojn, kaj tiamaniere ili povas sufiĉe longtempe striki. Ĉi tramistoj havas treege malaltan salajron, longajn labortagojn, kaj ne havas homindan ekzistadon. Se ili venkos la strikon, tio estas venko por la tuta tram- kaj fervojistaro. Ho-Ho (5612).

≡ FEMINISMO ≡

Virino en Perslando

(Fino)

Sed bienposedantoj, ĥanoj, komercistoj, aristokrataj havas edzinojn eĉ pli ol permesas al la musulmanoj korano. Kaj ĉi-malegaleco la popolon ne indignas, ĉar estas dirita en “libro sankta”, en korano, ke nur tiu havas rajton preni kelkajn edzinojn, kiu povas doni al ili egalajn vivrimedojn…

Dum fino de estinta centjaro Persion abunde komencis alflui eksterlanda kapitalo kaj de fino de estinta jarcento sub eksterlanda skurĝo en manoj de observisto laboras persinoj sur rizaj kaj teaj plantaĵoj, en silka kaj tapiŝa industrio. En ĉi-plantaĵoj kaj industrioj persinoj laboras po 10—12 horojn dum tagnokto pro 1 Kran’o (20 rusaj kopekoj).

Neniuj organizaĵoj, neniu defendo de regna flanko estas ĉe persinoj… Feliĉe por eksterlandaj kapitalistoj inter dunglaboristinoj kaj metiistinoj neniam okazis ekonomiaj aŭ politikaj strikoj kaj ribeloj. Ekpenetro de eksterlanda kapitalo Persion alportas al laborista klaso nur jugon kaj neniam kulturon. Sed al virina medio (de posedanta klaso) ĝi alportis ian kulturon. Sub influo de tio ankoraŭ dum 1901—1902 jaroj progresemuloj penis krei en urbo Tavriz unuan virinan lernejon. Ĝi estas atakata kaj la registaro ĝin fermis. Sed dum lasta dekjaro virinaj lernejoj finfine firmiĝis kaj kelkcentoj aperi en diversaj urboj. Nuntempe Persio havas 100—120 virinajn lernejojn, en kiuj tamen filaboras amerikaj misiistoj.

Kiam dum unua persa revolucio rusa cara registaro ekpostulis enkondukon de rusaj kozakaj taĉmentoj en nordan Persion, kelkaj centoj da virinoj (inteligentaj) eniris parlamentejon kun revolveroj sub ĉadroj. Ili malkovris ĉadrojn kaj postulis, ke registaro defendu la landon de rusa invado, minacante komenci batalon kun kozakoj. Tio estis unua fakto, kiam persinoj partoprenis en politika, socia vivo de la lando. Dum ĉi-tempo de unua persa revolucio en Persio ekzistis sekretaj virinaj kluboj.

Kaj nur je jaro 1919, kiam tondroj de la proleta oktobro ekaŭdiĝis en Persio, persinoj unue ekpostulis leĝon pri forigo de ĉadroj, enmaniginte al la registaro petskribon. Sed certe ĉi petskribon persaj regantoj metis sub tablan drapon.

En provincoj Giljan guberniestro-feministo kelkajn monatojn antaŭ nun permesis al virinoj vizitadi teatrojn, ĝardenojn, bulvardojn ktp. Alian tagon post ĉi-guberniestra permeso ĉiujn teatrojn, ĝardenojn kaj bulvardojn plenigis ĝoje ekscititaj persinoj. Sed pastraro komencis furiozan fiatakon kontraŭ la guberniestro kaj la lasta estis devigata ŝanĝi sian permeson. Malgraŭ tio la registaro forigis lin de la posteno.

Nuntempe virina movado iras en Persio pro forigo de ĉadroj, klerigado de virinoj kaj plimalgrandigo de edzaj rajtoj ĉe viroj. Persoj-viroj havas tre vastajn edzajn rajtojn. En Persio ekzistas prova geedziĝo (sige) kaj prove viro povas edziĝi nelimigitan kvanton da fojoj, malgraŭ tio, ke li havas konstantajn edzinojn. Geedziĝo sige povas daŭri laŭ konsento kun gepatroj de fianĉino 1 tagon, 1 monaton, 1 jaron aŭ vesperon pro difinita rekompenco al gepatroj de fianĉino. Tial multaj gepatroj vendas sian filinon centfoje dum mallonga tempo kaj fakte iliaj filinoj fariĝas prostitulinoj, senrajtaj vendeblaj sklavinoj.

En Tejran estas eldonata virina ĵurnalo kaj en tiu ĵurnalo virina movado de Persio havas tutan sian rebrilon. Kelkaj liberemaj organoj ankaŭ presigas artikolojn, subtenantaj virinan movadon. Sed en sia plimulto perslanda publika opinio ankoraŭ estas tre malproksima por egaligi rajton de la persino kun tiuj de la viro…

En persa kom-organizajo inter anoj de la partio estas persaj virinoj. 90 % el ili estas instruistinoj, kiuj devenas el malaltrangaj oficistaj familioj, dunglaboristinoj kaj metiistinoj. Persaj komunistinoj diference de feministinoj havas taskon penetri industrion, inter laboristajn virinojn, kaj efektivigi inter ili propagandon.

Persajn laborulinojn tre interesas stato de musulmana virino en Sovet-Unio. Ĉiu sciigo pri konkiro de rajto kaj laboro por plibonigo de vivo de laborulinoj en soveta oriento incitas persinojn je batalo por rajtoj de l’ homo.

Dum somero de jus finiĝinta jaro dagestanaj montaninoj sendis donace al persaj laboristinoj standardon.

El “Turkmena Fajreto” trad. J. Bojev, Poltorack.

Usono

Benjamin Gitlow, kom. gvidanto, estis liberigata el malliberejo pro postulo de okazintaj du kunvenegoj.

La Internacia Unuiĝo de Vestaĵ-Gelaboristoj por sinjorinoj kaj la Int. Unuiĝo de Pelt-Gelaboristoj apelaciis lian liberigon unuanime.

La ambaŭ suprenomitaj unuiĝoj voĉdonis por monda profunuiĝ-kunligo. G. S.

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 7

≡ EDUKADO ≡

La kongreso de la “Angla Weachers Labour League” decidas aliĝi al Eduk-Intern per 291 kontraŭ 211 voĉoj

La lernejoj devas ne produkti salajrsklavojn. Instrulaboristoj volas prezenti la mondon tiel, kiel ĝi estas.

“La instruistoj estas ĉiuj stultuloj. Aliel la gelaboristoj kiuj sidadis sub ili ne daŭre subtenadus politikajn partiojn, kiuj kontraŭstaras iliajn interesojn.”

Ĉi-tiu rimarko farita de socialistino, estas citita de s-ro H. J. Redgrove, la nove elektita prezidanto de la labor-ligo de geinstruistoj, en sia prezidanta alparolado, ĉe la 4. ĉiujara konferenco okazinta hieraŭ en Londono.

“Mi ne konsentas la opinion de la sinjorino”, s-ro Redgrove plu diris sed, samtempe, mi kredas, ke ĝi enhavas iom da vero. Miaopinie io certe estas malbona je nia eduksistemo por liveri la rezultaton, kiun ŝi bedaŭris. Eble la instruisto iom kulpiĝas, sed mi asertas, ke estas la subpremanta sistemo kiu bezonas aliigon.”

Aludinte la sintenadon de tiuj, kiuj opinias, ke la politiko kaj la edukado devas esti apartigataj, s-ro Redgrove rimarkigis, ke estas fundamenta diferenco inter socialista teorio kaj la teorioj de la pli malnovaj politikaj partioj. La socialismo baziĝas sur ekonomiaj faktoj.

“La fakto, ke estas klasbatalo en kiu ni ĉiuj enmiksiĝas vole-nevole”, diris s-ro Redgrove, estas tiel nekontraŭdirebla fakto, kiel la Normana Konkiro kaj ĝi estas fakto multe pli interesa kaj multe pli lernenda.

“Laboristo kiu ne estas socialisto estas strangulo — kaj certe ne klerulo. Ili malsukcesis fari bonajn socialistojn, ĉar ili malsukcesis prezenti la bildon de la hodiaŭa mondo, kiel ĝi vere estas, kaj ne sukcesis prezenti tion, kiel la socialaj kaj ekonomiaj kondiĉoj evoluiĝis ĝis la hodiaŭa bedaŭrindega stato.”

La lernejo devus ne degeneri en fabrikejon por elverŝi salajrsklavojn. Liaopinie la klerigado devus havi duoblan celon. Ĝi devus plifaciligi ĉiun vojon al la feliĉo kaj al la ĝuado por la infano kaj prepari la infanon por ke ĝi estu utila en la komunumo.

Urĝa rezolucio kontraŭ la ago de la registaro rilate al la proponoj skizitaj en la cirkulero 1371 estis unuanime aprobata. Ĝi protestis kontraŭ la malhelpoj al edukada progreso en la limigo de subvencio ĝis la sumo pagita en 1924—1925, kaj speciale kontraŭ la malbonega propono pagigi sumon de 30 ŝilingoj por ĉiu infano malpli ol kvinjaraĝa, kies nomo troviĝas en registrolibro lerneja.

La rezolucio ankaŭ esprimis kontraŭstaron je la malpliigo de poredukada elspezado.

S-ro Goye, parlamentano, prezidinto de la NUT (Nacia unuiĝo de geinstruistoj) diris, ke kvankam oni enmetis la cirkuleron en ŝrankon ĝi ne estas nuligita. Lordo Eustace Percy ankoraŭ ridetadas. Li celas akiri per administrado tion, kion li volis atingi per leĝfarado.

Ŝparemo ne estis ĉesigita. La registaro ne intencis, ke ĝi ĉesu. Antaŭmeditita plano al la unuagradaj lernejoj nun estas efektivigita de la Board of Education (Konsilantaro por Edukado, registara fako). La ministro (Lordo Eustace Percy) neniel subtenas la rajtojn de la infanoj de la laboristklaso. Li havas grandan memestimon kaj li scias pli pri socia reakcio ol pri edukado. (Konsentaj ekkrioj.)

Post debato, kiu daŭris 2 horojn, kun kelkaj viglaj periodoj, oni aprobis aliĝon al la Education al Workers’ International (Eduklaborista Internacio) kartbalote per 291 voĉoj kontraŭ 211. Estiĝis granda entuziasmo poste inter plimulto, kaj oni kantis la “Internacion”.

Per ŝanĝo de la statutoj de la ligo, aprobita kartbalote per 371 kontraŭ 123, la ligo deklaris, ke ĝi staras flanko ĉe flanko kun la aliaj laboristoj en la lukto por anstataŭigi la kapitalisman ŝtaton por socialisma komunumo. (Commonwealth angle).

M. Vernochet, sek. de la Eduklab. Internacio estis bonvenigita kiel frata delegito.

Alparoladante la konferencon, li diris, ke en Francio oni atentis kun granda intereso la sintenadon de ĉi-tiu lando rilate al la cirkulero 1371. Li subtenis la vortojn de s-ro Goldstone, sekr. de la NUT. Ja vere la infanoj devas ne suferi por ke profituloj pliriĉiĝu.

“Ĉi-tiu cirkulero”, diris M. Vernochet, “ne estas sole nacia afero. Ĝi estas internacia. Atako kontraŭ edukado en unu lando reefikas en alia. En Anglio krizo evoluiĝas. Estas necese, ke la instruistaro frontu ĝin”. Konsilante internacian solidarecon li aldonis: “Vera klerigado venos nur post la renverso de la kapitalisma sistemo.”

La konferenco per plimulto akceptis, kiel sian politikon rilate al la administrado de edukado, planon kiu starigos Nacian Edukadan Konsilantaron kiel plej aŭtoritatan aŭtoritataronanaron por gvidadi la direkton de la nacia edukado kaj por kontroli naciskale junulan laboradon ĝis 18. jaraĝo; la konsilantaro konsistanta egalnombre el parlamentaj deputitoj, edukadaj lokaj aŭtoritatoj, kaj instruistoj.

La plano pledis, ke regiona kontrolado estu per loka edukada aŭtoritato, kun anaro konsistanta el egalnombro de ties elektitoj (anoj) kaj de la lokaj instruistoj, kaj kun sendependa prezidanto; ankaŭ ke estu lerneja kontrolkomitato el instruistoj, gepatroj kaj anoj de la loka edukada komitato (aŭtoritato) egalproporcie; ĉi-tiu komitato estu rajtigita elekti la instruistaron por iu lernejo, kun kondiĉo, ke la loka aŭtoritato kontrolu la lernejon kaj prizorgu postlernejan bonstaton.

Per granda plimulto oni konsentis je plano por disvastigi socialismon inter britaj geinstruistoj kaj por celi la starigon de unueca Instrulaborista Profunuiĝo.

Informoj de la pedagogia esperantista servo. El “Daily Herald”, 30.12.25, Londono.

Tradukis H. Stay, SAT-ano 2978

≡ DIVERSAĴOJ ≡

Labortravivaĵoj kaj libertempo

Ĉi linioj devas servi por akcenti la necesegon de pli vigla korespondado inter la SAT-anoj por la bono de la proletaro tutmonda. Pri kio ni ĉefe diskutu por interesigi niajn laborkunulojn? Ekzistas multaj demandoj, kiuj gravas por la psikafizika senstreĉiĝo dum libertempo post penplena eksplualo de moderna salajrsklavo; kiel: uzin-pedagogio, higieno, labortempo-daŭro, la efikoj de salajr- kaj impostpolitikoj al la laborkapablo kaj -emo, ĉu laŭvola aŭ deviga profesio, ĉu organizata aŭ ne, ĉu metilerninta aŭ alkutimiĝinta laboristo, ĉu laboranta en uzino laŭ vira aŭ virina laboro, poste pri la laborproduktado mem, iu period-mekanika ktp. Per tio ni konstatu, ĉu ekzistas anima interligiĝo ĉe laboristo rilate al laboro kaj libertempo. — La sorto de la industria laboristo estas fortigata per socia, historia kaj uzinteknika mankoj kaj postulas senesperigan rifuzon de psika-fizika naturo. Ĝi estas la socia ofero, kiu ebligas unue kaj definitive kulturkapablon. Socia ofero pro tio, ĉar nia industrilaboristaro estas limigita okupi sin pri kulturo nur dum la mallonga libertempo. Kiom longe regos la ekonomia fiburĝaro, restos vana idealismo la klopodo por enkonduko de kulturĝuo en uzinojn. Kiu havas la feliĉon vivi en modernaj t. e. sindikate kaj partie organizitaj laboristfamilioj, povos konsenti, kiel ĝojige kaj penplene estas klopodanta por la nur iomete ebla partopreno kultura, antaŭ ĉio kiel anima ribelo kontraŭ la disciplinigita laborservo. — La “kulturo de libertempo” fariĝis la plej malfacila problemo pro la grandaj vastiĝo kaj kompliko de la ekonomia vivo, per kiu la restarigo de korpa kaj anima ekvilibroj estas konsiderataj nur tro malmulte aŭ tute ne. — Konsideri oni ankaŭ devas la familian vivon, por ke la homo ne fariĝu maŝinparto. La laborĝojo kaj konduto de laboristo estas influataj; ĉu li devas zorgi por multaj nelaborkapablaj familianoj, ĉu la loĝejo estas aranĝita laŭ higiena kaj kultura vidpunktoj aŭ ne, ĉu oni devas labori dumtage aŭ dumnokte, plena aŭ plimallongigita labortempo, ĉu malsanoj aŭ nerva trostreĉiĝo pro troega okupo pri laboristmovado ktp.

Kiamaniere laboristo provas venki la mankon de kulturo?

Klaskonsciulo vizitas la sindikatajn kaj partiajn kunvenojn, legas laboristan ĉiutagan gazeton, ekonomiajn kaj sciencajn verkojn, aniĝas al unuiĝoj, en kies ejoj li trovas samcelanojn per interŝanĝi la ideojn. Tiuj, kiuj havas longan vojon al la ekspluatejo (kiel precipe en Germanio, kie oni bezonas multfoje unu fervojan horon por atingi la laborejon) estas serĉantaj kunulojn, kun kiuj oni sin komprenas. Per tiu ago oni ne nur volas pasigi pli agrable la enuigan veturadon

— paĝo 6 —

8 — SENNACIULO

en plenplenaj, malbonodoraj prus- spartane aranĝitaj vagonoj kvaraklasaj, sed oni volas ĉerpi novan forton, inciton por la kultura laboro libertempa.

Fakto estas, ke klaskonsciulo en fabriko estas ĉirkaŭata de laborkunuloj, ĉar li ĉiam scias la plej aktualajn, kiu por ĉiu havas entuziasmigan konsilon, proponon. Ĉiu atendas la tagmanĝan horon sin demandanta: “Pri kiu la k-do parolos hodiaŭ?”

Nun, kamaradoj, meditu pri ĉi citaĵo, ĉu en via rondo ne okazas la samo? Nepre necesas uzi nian korespondadon por klerigi la kunulojn. Ankaŭ ni devas scii la spertojn faritajn rilate al la enlaboreja edukado; kiu pli efikas ol publika kunveno.

Hermann Scherbaum.

SCIENCA KRONIKO

Kojnon oni elbatas per kojno

En mez-aziaj respublikoj, kie estas disvastiĝintaj malario kaj sifiliso, nun oni kuracas sifilison per infekto de malario (tritaga raso) al malsanuloj. Rezultatoj estas bonegaj.

Komunikis S. Bojev, Poltorack

Natura Pliiĝo

Estas nenia escepto en la leĝo, ke ĉiu organika vivaĵo nature pliiĝas tiom rapide, ke, se ĝi ne estus detruita, la tero baldaŭ estus kovrita de la naskitoj de nur unu paro. Eĉ malrapide-reproduktanta homo duobliĝas en 25 jaroj, kaj en kelkaj jarmiloj estus efektive nenia starloko por iliaj posteuloj. Linnes kalkulis, ke se jara planto produktas nur 2 semojn kaj estas nenia planto tiom malfekunda kiom tia — kaj iliaj semidoj sekvantan jaron produktus du, ktp. post 20 jaroj estus milionoj da plantoj. La elefantojn oni konsideras la plej malrapidan reproduktanton el ĉiuj konataj bestoj. Kaj mi tre klopodis por kalkuli ĝian kapablon minimuman de natura pliiĝo: Estas plej certe supozi, ke ĝi komencas bredi je 30. jaro, kaj daŭras bredi ĝis 90. jaro, kaj ĝis naskigante 3 parojn da idoj en tiu periodo. Se estas tiel, je la fino de la kvina jarcento, estus 15 milionoj da elefantoj, devenintaj (posteuloj) de la unua paro. Sed ni havas pli bonan ateston pri tiu temo ol nurajn teoriajn kalkulojn, nome, la multajn registritajn okazojn de la suprize rapida pliiĝo de diversaj animaloj en natura stato, kiam cirkonstanco favoris ilin dum 2 aŭ 3 sinsekvaj sezonoj. Eĉ pli frapanta estas la atesto de niaj dom-bestoj diversaj, kiuj resovaĝiĝis en kelkaj mondpartoj. Se la diroj pri la grado de pliiĝo de malrapide bredantaj brutoj kaj ĉevaloj en Sud-Ameriko, kaj poste en Aŭstralio, ne estis bone aŭtentikaj, ili estus nekredeblaj.

Tiel estas ĉe plantoj; okazojn oni povus citi pri enkondukitaj plantoj, kiuj komuniĝis tra tutaj insuloj en periodo de malpli ol 10 jaroj.

El Origino de Specoj de Darvin. J. F.

Restaĵoj de Helena kulturo en Krimeo

Arkeologaj organizaĵoj, speciale de orientscia de CIK (Centra Ekzekutiva Komitato) en la daŭro de estontaj jaroj decidis fari vicon da sistemaj elfosoj en Krimeo, prezentantaj grandan intereson por esplorado de monumentoj de Skita kaj Helena periodoj. La komenco de ĉi-tiuj laboroj estis farita per profesoro K. E. Grineviĉ, apud la urbo Kerĉ, per elfosaĵoj de fama Ora Altaĵo. Laŭ opinio de profesoro Grineviĉ Altaĵo kaj grandega remparo de Kerĉa duoninsulo de Ora Altaĵo ĝis Azova maro prezentas reston de militaj konstruaĵoj de Greka-Roma tempoj (3—1 jarcentoj de nia ero) por defendo de la Helena-Bospora regado kontraŭ sovaĝaj loĝantoj de Krimeaj stepoj. Videble, la Ora Altaĵo estis ne nur tomba monumento, sed ankaŭ la konstruaĵo de strategia karaktero. La altaĵo estis ĉirkaŭita de muro, en kies fundamento kuŝas grandegaj ŝtonpecegoj. Laŭ opinio de esploristoj la konstruo aperado de la Altaĵo rilatas eĉ la 5. aŭ 4. jarcento antaŭ kristo. Apud la remparo estas malkovrita antikva urbego en kiu estis trovita multo da restaĵoj de la antikva kulturo, pecoj de amforoj, argilaj bareletoj por vino ktp. Sur unu turno de la remparo estas trovitaj restaĵoj de malgranda fortikaĵo.

Elrusigis Belajev

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXᵉ Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

OFICIALA INFORMILO

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Ekzekutiva Komisiono

De nun, oni adresu ĉion, kio koncernas E. K. kaj D. K. al

K-do Glodeau, 23 rue Boyer, Paris XX,

la poŝtmandatojn, ĉekojn ktp. oni tekstu ankaŭ je tiu nomo kaj adreso.

Al niaj membroj

Granda parto de niaj membroj ne jam renovigis la membrecon. Ĉar ni en plej proksima tempo kompilos la jarlibron por 1926 estas necese, ke la k-doj faru tion kiel eble plej baldaŭ. Samtempe oni ankaŭ bonvolu atentigi tiujn membrojn, kiuj ne estas legantoj de “Senn.” Ni nur publikigos la adresojn en la jarlibro de tiuj k-doj, kiuj pagis la ĉi-jaran kotizon.

Ne laciĝu en la varbado de novaj membroj, ĉu aktivaj, ĉu pasivaj. Notu bone, ke la jarlibro estas la spegulo de via aktiveco. Tre vigle laboris ĝis nun niaj k-doj en Sovetio, Holando, Anglio, Lyon, Marseille. Ankaŭ en Wien kaj Linz kelkaj k-doj bone varbis por SAT. En Dresden estas nia k-dino Boxhammer, kiu konkuras en la varbado.

Same ni atentigas la SAT-grupojn kaj -rondojn sciigi la kunvenon: dato, horo, loko ĝis 10. 3. 26 por ke ĝi povu aperi en la jarlibro kiel lastjare.

Adm.

Municio por SAT k. ĝiaj organoj

de 20. nov. 1925 ĝis 31. jan. 1926

Argentino: J. Miliĉiĉ J. — Juncal 3,74 mk. g.; Aŭstrio: Krstulović — Wien, 1 ŝil; 4628 — 1 ŝil.; Bulgario: 4958 — 60 lev.; 4099 — 100 lev.; Ĉekoslovakio: Lustinetz — Wilsdorf, 5 kr. ĉek.; Danio: 116 — 2,40 mk. g.; Finnlando: Suomi — Helsinki, 10 mk. fin.; Francio: Delalande — Bourges, 10 fr. fr.; 1771 — 2 fr. fr.; 1889 — 2 fr. fr.; 926 — 2 fr. fr.; 552 — 2 fr. fr.; 5887 — 4 fr. fr.; 1151 — 2 fr. fr.; 659 — 2 fr. fr.; Kristafor — Versailles 7 fr. fr.; 4614 — 2 fr. fr.; Germanio: 921 — 3 mk.; 4151 — 0,50 mk.; 1204 — 0,50 mk.; 1810 — 1,05 mk.; 1803 — 0,50 mk.; 1806 — 0,75 mk.: 1225 — 4,50 mk.; 762 — 1,10 mk.; Müller — Glösa, 0,50 mk.; Gültling — Hamburg, 1,40 mk.; 2959 — 1 mk.; G. T. — 1,50; 4028 — 0,50 mk; 3862 — 2,— mk.; 3762 — 1,50 mk.; Conrad — Auerbach, 0,50 mk.; Halter — Gültling, 10 fr. belg.; Hispanio: 2461 — 1,88 mk. g.; Italio: 1890 — 5 lir.; Litovio: Ŝipelis, 1 mk. g.; Usono: 1090 — 0,80 dol.; 3647 — 0,90 dol.; 1801 — 0,30 dol.; 4820 — 0,30 dol.; 1781 — 4,90 mk. g.

Blinduloj!

Cele al kreo de tia SAT-fako, ni scivolas la nomojn de ĉiuj SAT-blinduloj. — Informojn sendu al nia Administrejo: Colmstr. 1 III, Leipzig-Stötteritz.

Alvoko

Kamaradoj tutmondaj!

En Vladivostok esp.-mov. progresas precipe inter inteligentularo kaj jen por havi praktikan bazon por propagandi Esp-on inter gelaboristaro, montri al ili utilecon de la lingvo, interligiĝu kun ni per helpo de korespondado. Vi povas skribi pri profesi-mov., komjunul-, kom.-jun.-pionir.-movadoj, pri vivo de laboristoj, pri laboro ktp. Multaj temoj do estas interesaj por laboristaro. Skribu laŭ adreso: Sovetio, Vladivostok, Poŝt-kesto 56. Al k-do Verŝinin A. I. (SAT. 4638). Mi garantias respondojn je nomo de mia sindikato (prof.-unio) de laboristoj de nutraj-industrio.

Verŝinin

KORESPONDEJO

5201 — Je l’ nomo de tri solestarantaj bonvolu informi nin pri la nomoj de l’ rusaj gek-doj ne respondintaj al vi.

2056 — Via manuskripto aperas sub “Felietono”.

52 — Tiu afero jam ekzistas — “Proletara esp. presservo”.

5733 — Ni respondos al vi skribe.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 73, 17-a de februaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

SENNACIULO

2-a Jaro, N-o 21 (73) — APERAS SEMAJNE — 17. Februaro 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

PERSPEKTIVO

Skismo, dispartigaj bakterioj estas al mi tre konataj vortoj skribe kaj buŝe ĉirkaŭkurintaj dum la lastaj jaroj kaj ankoraŭ nun en la vicoj de la emancipema proletariaro pro ekestiĝo de diversspecaj batalmanieroj dum kaj postrevolucia periodo. Kompreneble, kolektivigitaj fortoj unuecfrontaj estas multe pli respektindaj ol disigitaj. Sed strange estas, ke precipe tiuj plej ege ĝemas pri skismo, kiuj plej grandparte estas memkulpaj, nome la t. n. kondukantoj de la proletariaj organizaĵoj. Ĉu do ekzistado de pluaj partioj samintencaj — “forigi la nunan kapitalistan sociordon”, estas tiel danĝera kiel ĝi estas pentrata? Mi kredas ke ne! Ekzistas nenio el kio oni ne povas tiri iun profiton; tio ne estas malfacile klarigebla. Oni rigardu la burĝaran mondon; en ĝi ekzistas pli da politikaj unuiĝoj “ol inter proletariaro” eĉ ofte reciproke akre malpacantaj, “sed oni ne aŭdas plendi pro tiaj fenomenoj”. Ĉu tio okazas je ruza ŝajnigado aŭ ĉu estas vera natura opinio? Kontrasto estu por ni akcesora, sed ĉefajo estas por ni kaj fakto, rilate je batalo kontraŭ ni laboristoj, inter burĝaraj diverskoloraj korporacioj regas admirinda interkonsento. Precipe dum balotperiodo ofte aperas kvazaŭ dum noktokiel fungo tia burĝara unuiĝo, tute neŭtrale gestanta, programe sin adaptanta al ĝenerala deziro de la popolo, instigita de iu liberala advokato aŭ iu per benita oleo ŝmirita altindeculo (do fipastro) tiamaniere alloganta ŝancelemajn elementojn, por ke ili estu fortenataj de la proletara interesosfero. Do kiuj ne estas flatallogeblaj al nacia idealismo, tiuj estas kaptataj per religia aŭ neŭtrala kaptilo. Ke per tiu metodo la reakcio ĉiam ĝis nun havis bonan sukceson pruvas nia nuna mizera stato inter la laboristaro. Kial ne estus taŭga sammaniera manipulado por ni? Kial plendi pro ekzistado de tri partioj inter proletariaro? Konsiderante la diversecan perceptkapablecon, gustoj kaj kapricoj

Du viroj sur strato: pli maljuna laboristo kun ĉapo parolas kun alta viro en mantelo kun pipo kaj kaskedo.
Du viroj sur strato: pli maljuna laboristo kun ĉapo parolas kun alta viro en mantelo kun pipo kaj kaskedo.

Du viroj sur strato: pli maljuna laboristo kun ĉapo parolas kun alta viro en mantelo kun pipo kaj kaskedo.

SENLABORECO

Hodiaŭ mi, morgaŭ vi, Do, ni batalu en unu fronto

en popolo, igas facile kompreni, ke efektivigo de unuvica fronto estas nur bela revo. Do al kiu ne plaĉas socialdemokrata luktadmaniero havu okazon aliĝi al komunista aŭ anarkista partio. Ĉar en ĉiu el ili regas intenco nuligi la kapitalistan sociordon, do havas saman celon. Estas ebleco tre proksima por komune ataki la malamikon. Certe inter ni laboristoj regas forta volo, por tion efektivigi kiel eble plej baldaŭ, sed al siaj kondukantoj, intelektuloj ŝajne tute ne urĝas la aferon. Anstataŭ serĉi vojon interkonsentigan, ili skribaĉas plenigante paperon centfunte por dissendi en ĉiujn horizontdirektojn, insultante reciproke kaj konfuzigas per tio la cerbojn de tiuj, kiuj alie estus fidelaj kunbatalantoj. La kapitalistoj, la tuta parazitaro ridetas.

Turmentiga suspekto altrudiĝas — ĉu eble certaj personoj — ludante gvidantorolon estas subaĉetitaj per ĉiopova monpotenco — sufiĉe ofte oni aŭdas tiun opinion elparoli. Problemo, kies solvo urĝas por ke espero, batal- kaj oferemo denove ekfloros en la proletariaj masoj. Al sovetregistaro oni riproĉas teroron, ĉar ĝi subpremas ĉiun ekster komunistan opinion, eĉ pri ruĝa reakcio oni skribas. Stranga percepto! Anstataŭ honore paroli pri la braveco de la rusaj k-doj, rompintaj tiranan caran regadon. Certe estas, se ili per forta pugno ne estus firmtenintaj la bridon, ili ne estus certigintaj proletaran ĉefecon. La germanaj k-doj spertis, kion signifas senlima libereco. Tiu malbenita libereco estis nur enirpordegoj larĝe malfermita al reakciularo. Mi ne volas riproĉi al socialdemokrataj k-doj pro ne ekstarigintaj proletaran diktatorecon, ĉar venkita popolo ne povas spite al kontraŭulo venkinta ekstarigi novan incitilon. Sed, en demokrate regata ŝtato disponiĝas rimedoj por bari revenon de foje forigitaj malutilaĵoj al popolo. Vere! rabobestojn pritrakti kun humaneco estas mokridinda. Ĉu tiu ekzemplo ne pravigas la sintenadon de la sovetregistaro? Kompreneble! nova ekstarigata ŝtatinstitucio tute kontraste al malnova “jam de longe ekzistinta al kiu la loĝantaro alkutim-

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

iĝis” postulas pli severan regadon kaj atenton. Sen tiu severa regado estus tre duba, ĉu rusa sovetŝtato ankoraŭ ekzistus. Tial anarkistaj batalk-doj bonvolu senkulpigi, se mi tiom aprobas diktatorecon, proletarian, ĉar mi ne povas imagi alian vojon por nia liberigo. Tute simila, kiel venenigita korpo estas kuracata per kontraŭ efikanta veneno. Mi ne kontestas la nobelidealan tendencon de la anarkismo, sed atendi ĝis kiam popolo saĝiĝos laŭ tiu ideleo, tiam eble fariĝos iomete enuiga la tempo. Ankaŭ ŝajnas al mi, de la nuna sociordo ĝis anarkismo tro distancega por unu salto. Tial estus konsilinde kunlabori kun socialdemokrata aŭ komunista partio laŭ cirkonstancoj de koncerna lando aŭ regiono por akiri certan etapon en kiu estos pli facile priparoli tiun problemon. Ĉefajo estas ke la karismo estas malaperigita. Oni konsideru la diferencon, antaŭe — suverena regado nur por bono de la posedantaro porriĉuloj zorginta; nun — egalrajteco nur celanta por ĝenerala bono de la popolo kies sorto dependas de ilia propra volo kaj disvolviĝo. La Sovet-Unio aranĝata laŭ komunista idealo, — mi kiel ano, pli ol dujardekoj de la socialdemokrata partio, mi tute ne ekpensus fuŝi en tiun kontraŭ kapitalistan ŝtatinstitucion, se mi foje estus venonta Rusion. Senhezite mi akomodus min al ĝi. Ĉu ne estas malprudente de tiuj, kiuj volas esti kontraŭ kapitalistaj klasbatalantoj, tamen provas agi ĝenante al jam ekzistanta proletaria memregado? Kvazaŭ dorlotita knabineto sin kondutante, invitita al manĝotablo tiam kritikas, la supo ne gustas al mi — mi deziras kafon — havinta tiun — ne mi volas lakton. — Same kiel ne decas de socialdemokrato aŭ anarkisto en Sovet-Unio altrudi sian ideon, tiel estas renverse, se komunisto en mezeŭropa lando agitadas por komunismo, kie la socialdemokratio hegemonias, ĉar per tio konfuziĝas, jam funkcianta revolucia movado, kiu per sincera gvidado “supozite” ja havas saman celon. Se en Sud-Ameriko estas kampo favora por anarkista ideo kaj ekzistas ŝanco por ĉi tiu efektivigo — nu bone — pro kio ĝeni ties disvolviĝon per samtempa konkura altrudo de komunista aŭ socialdemokrata manipuladoj, se tiea popolo estas pli perceptkapabla por anarkismo.

Sendube, diversaj agadmanieroj en sama regiono estas ne favoraj. La unuaj partioj lasu al (alia) tiu hegemonion por kiu la kampo estas pli fruktodona, dezirante al ĝi plej bonan sukceson. Ni observu, kiuj estas la pli lertaj por akiri ilian celon. Ni havas nur unu komunan malamikon ekstermindan. Ne estas kulpa la ekzisto de pluraj partioj inter la proletariaro, ke tiu fariĝas tiom aroganta, sed tio kulpas; ĉar tiuj, kiuj komune devus pereigi ĝin inter si reciproke pli ege batalas ol kontraŭ ĝin. Tri partioj reprezentante la tutan laborantan homaron — kun sama celo — ne esti kapabla venki nur malgrandan areton, kiu prezentas nur centonan parton da ili, tio estas vere hontiga. Ĉu ni devas atendi ĝis kiam okazos miraklo, kiu interkonsentigas ilin? Ne necese, sincera volo sufiĉas.

Voĉo el la mezo de la laborularo SAT-ano 1533

Nobelaj friponoj

Falsigado de bankbiletoj en Hungario

Pri Hungario, pri tiu malgranda lando, kaj ĝenerale pri hungaroj la mondo jam sufiĉe multon aŭdis, ne pasas jaro, ke ne okazus, unu- aŭ plurfoje ia mondfama afero ĉe ili.

Do ĝenerale pri la “friponajoj” la hungaroj estas mondfamaj. Nun denove interesa friponajo okazis en Hungario, simple la ŝtato mem falsigis la 1000 — fr. bankbiletojn. Tiu ĉi afero iomete bezonas klarigon pri la lando kaj pri la kaŭzo de la tuta afero.

Hungario dum la mondmilito perdis ĉirkaŭ la ³/₄ parton de sia teritorio. Ĉi tiu afero devigis multe da patriotoj rifuĝi en la patro-landon. Tiu ĉi elemento konsistas nature plej parte el la riĉaj nobeluloj, kiuj sufiĉe grandajn terbienojn kaj aliajn havaĵojn lasis en la perditaj regionoj, do ĉi tiuj kapitalistaj nobeluloj, ĉion klopodas fari por reakiri la perditajn regionojn, kaj per tiu helpo, ankaŭ siajn bienojn kaj havaĵojn. En la hungara politika vivo la rifuĝinta nobelaro ludas post la mondmilito sufiĉe grandan rolon. Ilia celo nature estas la patriotismo kaj la supre cititaj aferoj.

Por atingi ĉi celon ili nature bezonas monon kaj monon, sed la patriotoj, la nobeluloj, kiuj dum la mondmilito oferis la vivon de multaj proletoj, por siaj celoj, nun ili denove ne volas oferi siajn havaĵojn por la “sankta celo” por la regrandigota Hungario, sed ili nun falsigis la bankbiletojn de grandpotenca lando, kaj per ĉi rimedo ili intencis atingi la celon.

Laŭ la “historio” jam 1919, post la proletara diktateco ili ekkomencis la “laboron”. En 1919 laŭ la ĉekoslovaka registaro en budapeŝto oni falsigas la ĉeksl. 100-kronajn bankbiletojn, kaj ilin en tuta Eŭropo oni disvastigis. La ĉekoslovaka registaro protestis ĉe la hungara registaro, sed la budapeŝta polico neniam sukceson havas, ili ne trovas la falsigantojn, kvankam la ĉekoslovakoj per dokumentoj servis al ili, la suspekto de la ĉekoslovakoj estis kontraŭ la hungara milit-ministra “doma” presejo (presejo, kie oni nur presas de la oficejo bezonatajn presaĵojn). En Budapeŝto la gvidanto de tiu ĉi presejo estas ŝtata sekretario. El ĉi tiu “eldono” la ĉekoslovakoj kaptis 4500 pecojn; valoro de ili 4 500 000 kr. ĉ., en Parizo estis kaptita — 2 150 000 kr. ĉ. Do sume el tiu ĉi eldono estis kaptita valoro de 6 650 000 kr. ĉ. Tiu ĉi sumo estis jam sufiĉe granda, sed malgraŭ ĉio la polico ne povis atingi sukceson, ĉar de la hungara registaro ili estis malhelpitaj. Post ĉi tiu “laboro”, sekvis la falsigado de la dolaro amerika, la 500 bankbiletoj de rumanaj leoj, kaj la falsigado de la jugoslava dinaro. Sed ĉi aferoj ĉiam tiel bone estis organizitaj, ke la budapeŝta polico, kien la fadenoj ĉiam kondukis, nenian valoran sukceson povis atingi, la falsigantoj neniam estis kaptitaj.

La bona hungara polico, kiu pri la turmentigo de la proletoj kaj pri la tre bona funkciado en laboristaj aferoj, kiuj, se estis necese kaj grave, ĉiu-semajne malkovras ian komunistan sekretorganizaĵon, — en ĉi aferoj, ne funkciis.

Sed por la hungaroj ne sufiĉis ankoraŭ la malsukcesoj. Ili nuntempe planis grandan aferon. Ili volis revivigi la hungaran reĝregadon. (Laŭleĝe Hungario nun ankaŭ estas “reĝeco” sed sen reĝo. La plej altan ŝtatan oficon nun okupas N. Horthy, kiu estas t. n. registo. Li estas tre fama laboristbuĉisto. Dum la mondmilito li estis admiralo de aŭstra-hungara militŝiparo, kaj jam tiam li pruvis sian “metion”. La polan maristan ribelon li dronigis en sango. Dum la hungara proletara diktaturo, li organizis (per la helpo de la francoj), la blankan armeon, kaj li estas tiu famulo, kiu eltrovis la “ĉevaligitan maristecon”, ĉar post la prol. diktateco, sur blanka ĉevalo, vestita en admirala uniformo, okupis Budapeŝton. Do li jam delonge maturiĝis por la pendigo, kion li certe atingos.

Post tio ili ekkomencis dum la pasinta jaro falsigi la francajn frankojn. Ŝtate ili organizis ĉion. Maŝinojn kaj diversajn plej precizajn ilojn ili akiris, por ke la falsigotaj bankbiletoj, plej bone sukcesu, kaj en ŝtata presejo duone militista nome “Hungara reĝa militista geografia-kartpresejo”, jam en la komenco de 1925. Ili ekkomencis la presadon, ĉion plej sekrete, nur la plej altaj ŝtatoficistoj kaj nobeluloj sciis pri la aferoj.

La falsigaĵoj plej bone sukcesis, nun sekvis la disvastigo, en tiel nomitaj naciaj organizaĵoj ili kolektis certe konfidindajn patriotojn. Al ili la ĉefgvidantoj klarigis la “sanktan” celon, por kio ili devas ŝanĝi la frankojn. En decembro la disvastigantoj ekvojaĝis al ĉiuj direktoj de Eŭropo, sed la aferoj ne sukcesis tiel, kiel ili esperis, ĉar ĉe la komenco en Amsterdamo (Holando) en banko, kie hungara ĉefkolonelo Jaŝkovic intencis ŝanĝi unu 1000 fr. sed la bankbileto por la bankisto estis suspekta, sciigis la policon, kiu tuj kaptis lin. Poste ankoraŭ, estis kaptitaj la 2 amikoj, kiuj samcele restadis en Amsterdamo. En la hotelo oni trovis la valizon de li, kiu estis per diplomataj sigeloj fermitaj, ĉar li, la ĉefkolonelo havis diplomatan pasporton, la valizo estis plena de 1000-fr.-biletoj.

Do jam ĉi afero pruvis, ke ĉio estas ŝtate organizita. Sed en Budapeŝto, kiam la nobelaro eksciis la tutan aferon, ili iom ektimiĝis. La hungara polico denove nefunkciis, la francoj devis ilin ekmovigi, nur post unu semajno, kiam jam ĉio estis kaŝita, ili pruvis iom da sukceso, per la

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

holanda polico (ili jam ĉion sciis). Ili devis ektrovi ĉion, precize tiam, kiam 3 francaj detektivoj “helpis” al ili. Sed, valoraj sukcesoj nur montriĝis post longaj ministraj pritraktadoj kaj kunsidoj. La polico malliberigis kelkajn dungitojn de la supre nomita presejo. Ili pensis, ke jam finiĝis ĉio, sed la francoj ne trankviliĝis. Post longa pensado (3 taga) la polico devis malliberigi la princon L. Windischgraetz. Post li sekvis la ĉefordgardisto de Hungario la landa policakapitano E. Nádassy kaj aliaj nobeluloj. La episkopo Ŝ. Zadravetz, kiu estas la oficiala episkopo de la blanka armeo, estas intima kun la afero. Lia “krimo” estas nur tio, ke li sciis pri ĉio, kaj jurigis ĉiujn partoprenantojn de la afero, ke ili nenie kaj neniam perfidos ĝin. (Jen denove de sanktuloj kaj dia religio.)

Ankoraŭ multajn dokumentojn ni povus vicigi, ke ĉio estis ŝtate aranĝita, kaj pri ĉio sciis la nobelaro kaj iliaj gvidantoj: Horthy, Bethlen, Rokovszky, Csaky ktp.

Sed en politikaj aferoj ĝis nun nenio okazis, la fiblanka registaro staras, kvankam inter la kaptitoj estas la bofrato de la militministro kaj parenco de Horthy. Ĝis nun estis kaptitaj ĉ. 40 personoj kaj ankoraŭ la afero ne estas finita. La hungara polico jam ne volas finfunkcii, kaj la franca registaro per diplomataj konfliktoj minacas ilin.

En Amsterdamo estis kaptitaj 7500 1000-fr.-biletoj.

La registaro deklaris, ke la tuta afero estas privata. Ĝi ne estas al ĝi interesata, kaj la kaptitoj vigle vivas en la hungaraj karceroj. Sed, certe dum la proceso pri ili oni konstatos, ke ili estas frenezaj, kaj post kelkmonata restado en frenezulejo, ili reliberiĝos kaj daŭrigos sian vivon kiel ĝis nun. Nur la restarigo de la reĝeco en Hungario por kelkaj monatoj estas repuŝita. Ni atendu la novajn friponaĵojn de la hungaraj patriotoj.

Getrio

Aroganteco

La plej altan gradon de aroganteco montras nuntempe la germanaj “reĝoj kaj princoj”. La “nobla” intrigbando postulas kelkajn miliardojn da oraj markoj¹) dum la germana popolo malsatas. En Germanio ni havas 4,5 milionojn da senlaboruloj. El kiu nur triono ricevas monsubtenon de la ŝtato. Monsubteno de 10 mk. po semajno. Sed la princoj de “Hohenzollern” ricevas monate 50000 mk. subtenon por ilia mallaboreco. En Germanio vivas 1 500 000 militkripluloj — el kiuj 500 000 ricevas nenion de la “patrio”. La aliaj ricevas 2 mk. potage. La invalidoj, kiuj ricevas 20 mk. monate, nombras en la lando de “Filmhelm”²) 1 230 000. La milit-vidvinoj kaj -orfoj 660 000, kiuj ĉiuj vivas en mizero — en la plej granda mizero, ke nur la morto estas por ili liberiganto. Kaj en tiu ĉi mizero la arogantecaj postuloj de la iamaj “gvidantoj” de la popolo! Ĉu aroganta en tiu kazo ne estas ankoraŭ milda esprimo — ĉu entute ekzistas esprimo por tiuj postuloj?

La “Hohenzollern” postulas “nur” 531 000 akreoj da kampo kaj laŭ la valoro en 1913 ili postulas je kasteloj, domoj en Berlino kaj ornamaĵoj 800 000 000 mk. Sed oni povas hodiaŭ pli alte taksi la valoron de tiuj belegaj kasteloj ktp. Sed ne nur “Hohenzollern” faris siajn fakturojn

Laboristo kun ĉapo tenas pesilon; sur unu telero kuŝas etaj figuroj de princoj kaj kronitoj, sur la alia telero pfenigo.
Laboristo kun ĉapo tenas pesilon; sur unu telero kuŝas etaj figuroj de princoj kaj kronitoj, sur la alia telero pfenigo.

Laboristo kun ĉapo tenas pesilon; sur unu telero kuŝas etaj figuroj de princoj kaj kronitoj, sur la alia telero pfenigo.

Ili ne valoras eĉ unu pfenigon

grandajn, ankaŭ ĉiuj aliaj grandaj kaj malgrandaj princoj kaj grafoj, kiuj estas tre multnombraj en Germanio, faris siajn fakturojn, kiuj ne estas pli malgrandaj ol tiuj de la “Hohenzollern”. Ĉiuj faris kalkulon, neniu el la bando mankas, eĉ la malgrandaj, kiel de Coburg-Gotha, Anhalt, Reuss, Schwarzburg, Meiningen, Lippe, Waldeck ktp. faris ĝin — sed granda, malgraŭ ilia malgrandeco. Ne nur la princoj, eĉ la malĉastulinoj de malgrandaj princoj postulas subtenon de la malriĉa germana popolo renton de 20000 mk pojare. Kaj inter la postulantoj estas sinjoro Karl Michael de Mecklenburg-Strelitz, kiu dum la milito batalis kiel generalo en la cara armeo kontraŭ Germanio. Sed tio povas tute ne malhelpi la sinjoron postuli altajn sumojn de la sama Germanio kontraŭ kiu li gvidis carajn armeojn. — La multaj germanaj grafoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj oferis la vivon de siaj “subuloj” pro siaj propraj profitoj nun kuraĝas ankoraŭ elrabi la respublikon, tial ĉar la germana proletaro en la jaro 1918 ne sekvis la ekzemplon de la granda franca revolucio. La agoj de la germanaj princoj dum la pasintaj jarcentoj ja estas sufiĉe konataj. Por mono ili estis ĉiam pretaj pruntedoni siajn soldatojn al ĉiuj ŝtatoj. Estis por ili tute indiferente al kiuj, eĉ la “heredmalamikon” ili ne konis. Kiu donis la plej altajn sumojn, ricevis la soldatojn — la sangon de la viroj. Do, kiu konas la historion de Germanio kun siaj multaj malgrandaj landetoj kaj la rabadoj de la estroj de tiuj landetoj, kiuj elrabis la paciencajn komercistojn ktp. ne tre miras pri la nova invado de la bandoj je la poŝoj de la malriĉa germana popolo.

Sed tiuj agoj eĉ estas tro akraj por la pacienca germana laboristaro. — La tuta germana laboristaro estas preta forte kaj energie protesti kontraŭ tiuj arogantecoj. La unuan fojon post la milito la germana laboristaro staras en unu vico sen diferenco de la partio. La tuta laboristaro postulas la “popoldecidon” pri tiuj postuloj de la “princoj” — la socialdemokrata — kaj kom. partio kune laboras por organizi la “popoldecidon”. Ĉiu, kiu laŭ leĝo rajtas partopreni al la elektoj por la parlamentoj devas nun voĉdoni ĉu “jes” aŭ “ne” por la postuloj de la “princoj”. 20 milionoj da “ne”-voĉoj estas necesaj, se ni volas nuligi ĉiujn postulojn de la “princoj” kaj uzi la monon por la kripluloj, invalidoj, infanoj ktp. laŭ la propono de la kom. partio. La devizo nun estas “Neniu pfenigo por la princoj” kaj ni volas esperi kolekti sub ĝi la necesajn 20 milionojn da voĉoj kontraŭ la princaj arogantecoj. Se la proletario en la “popoldecido” ne venkos, tiam la “princoj” ricevos pere de la burĝaj partioj en la parlamentoj kaj pere de la tendencaj tribunaloj la miliardojn dezirintajn de ili — sed tiam la germana popolo ne havas la rajton plendi, se ĝi malsatas, ĉar estas ja tiam sia propra kulpo. — Estas la unua fojo, ke oni nun uzos la leĝan rajton de la “popoldecido” depost la ekzisto de la konstitucio de Weimar; antaŭe oni ne konis la “popoldecidon” en Germanio. Nu, ni vidos, ĉu la germana popolo ankaŭ la unuan fojon bone uzos sian rajton! La necesaj 20 milionoj da voĉoj estas ankaŭ samtempe 20 milionoj da voĉoj kontraŭ la nuna sistemo en Germanio, tial ĉiuj devas doni siajn “ne”-voĉojn. Plue ni volas esperi kaj labori, ke la unuecfronto de la germana proletaro restos kaj precipe profundiĝos.

Oŝo 1390.

¹) Kiel kompensan sumon de la respubliko.

²) Ĉar la eksimperiestro Wilhelm II. ludis en filmo por franca firmao oni moke nomas lin “Filmhelm”.

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

Kontraŭ la burĝa klasjuĝistaro

(Okaze de la proceso kontraŭ la klasbatalanto k-do Margies en Bochum elp.: Boĥum Germanio)

Dum la jaro 1923 vigliĝis movado en Rejnlando, la t. n. “Separatista Movado” kiu celis starigi aŭtonomian respublikon de Rejnlando. Ĉi movadon subtenis la franca kapitalistaro, kiu tiutempe tenis okupita la rejnlandan regionon. Kompreneble la konscia proletaro, konante la verajn kaŭzojn de ĉiu mizero tute malaprobis la separatistan movadon akre kontraŭbatalante ĝin.

La 4. nov. 1923 la separatistoj sub la nomo “senlaborula kunveno” okazigis separatistan manifestadon. La laboristoj ribelis kontraŭ tio. La germana policistaro jam antaŭe sciis, ke la kunveno ĝuos protekton de la franca armeo.

Ankaŭ Margies ĉeestis, starante iom malproksime, ĉar al li, kiel konata laboristo (krome li estis avertita) estis tro danĝere iri inter la separatistojn. Tamen li provis prave influi la laboristojn kontraŭ ĉi-tiuj kunveno kaj la tuta movado. Precipe la proletoj ĉagreniĝis, ke la germana policistaro nenion faris por eviti ĉi-tiun kunvenon. Tion k-do Margies malkaŝe diris esprimante, ke la policistaro malkuraĝas agi laŭdeve. Tiam Margies foriris, subite alkriite de iu persono per la vortoj: “Haltu kaj mortu, vi hundo!” Samtempe la persono faris suspektajn movojn tiel, ke Margies opiniis esti pafota. Do, kredante, ke antaŭ li staras separatisto kaj endanĝerigite, penante savi nur la propran vivon, li siavice ekpafis — mortpafis ĉi homon, kiu estis sekreta policisto. Jen la faktoj.

Dum la procedo, kiu daŭris pli ol semajnojn la prokuroro provis pritrakti la aferon kiel pure “kriman”. Li eĉ asertis, ke la “sanaj partoj” de la laboristaro tute ne volas havi ion komunan kun k-do Margies. Sed la proletaro fortege subtenis sian k-don daŭre demonstrante fra la strato de Bochum vokante ĥore: “Prokuroro, aŭskultu, la proletaro subtenas k-don Margies!” Multegaj laborist-organizaĵoj sendis protest-rezoluciojn al la juĝistaro por Margies. Finfine alvenis la tago, dum kiu la prokuroro faris sian akuzan paroladon. Li postulis — mortkondamnon.

Sed arde ekflamis la protesto de la proletaro. Grandamase la laboristoj demonstriis dokumentante, ke ili neniam lasos sian kamaradon. Brilega ekzemplo pri proletara solidareco. Kaj la sukceso ne forestis.

Lunde, la 1. febr. konatiĝis la juĝo: la vivo de k-do Margies estis savita. Jen la gazetraporto: “dum posttagmezo la juĝistaro publikigis la juĝon pri k-do Margies: li estas kondamnita je 11 jaroj da pundomo. Sed oni interplektis la punon kun tiu de la leipziga ĉeka-proceso entute je 15 jaroj. K-do Margies estis tiutempe kondamnita je 15 jaroj da pundomo. Ke la juĝistaro ne tute liberigas nian k-don signifas finfine nur riverenco antaŭ la prokuroro, kiun oni ne povis tute hontigi.

Kaj nun la proletaro kuraĝigite daŭrigos batali, por ke plene liberiĝu ĉiuj enkarcerigitaj kamaradoj, des pli, ĉar antaŭ kelkaj semajnoj en Munĥeno la klasjuĝistaro liberigis friponaĉon, oficiron, kiu 1919 ne havante kaŭzon mortpafis 12 laboristojn, plene senkulpajn. La laboristaro staras malantaŭ la malliberuloj — antaŭen, solidarece antaŭen!

Sao 3414

Amnesti-trompo de Liaptscheff

IHR. La 26. jan. la bulgara parlamento kunvenis post iom longa paŭzo. La ministraro de Liaptscheff (la posteuloj de Zankoff) solene prezentis sin kaj la hipokriteco senprokraste komenciĝis sub la masko de demokratio. Urĝe oni traktis la amnestion, kiu efektive laŭ la prezentita leĝprojekto kaj ties korektoj, ĝin plilarĝigantaj, montriĝas en tri kategorioj: unue amnestio por spekulantoj, uzurpistoj kaj herooj el la etapoj de l’ mondmilito. Due, amnestio por la policorganoj kaj faŝistbandoj, kondiĉe, ke ili pro iu ajn krimo devis esti kondamnitaj. Nur trialinie tiu amnestio rilatas al la viktimoj de la sangreĝimo de Zankoff, kiu per difinoj seniluziigas la tutan amnestimensogon.

Estas klare, ke la tuta leĝo estas preparita nur en intereso de l’ ambaŭ unuaj kategorioj kaj ke paragrafoj enestas ankaŭ por politikaj arestitoj, estas nur ekstera fasado. Tiel oni volas sin montri honesta eksterlande, kie oni ne plu inklinis disponi krediton por la registaro de Zankoff. Tiuj paragrafoj, kiuj rilatas al la politikaj enkarcerigitoj, entenas longegan vicon de esceptoj kiel oni kutimis tion de l’Horty-reĝimo. La leĝprojekto estas tiurilate preciza priskribo de tio, kiu el la politikaj kontraŭuloj de l’ bulgara klasreĝimo ne estu amnestota.

Pro la nemalvolvebla bulo de nedifinitaj difinoj, insidoj kaj esceptoj, entenataj en la Liaptscheff-amnestio, dekmiloj da bulgaraj elmigrintoj vivantaj depost jardekoj en eksterlando tute ne povas orienti sin, ĉu tiu amnestio ankaŭ estas valida por ili aŭ ne. Nun ili estu des pli ŝirmataj antaŭ iluzioj, ĉar la okazo de l’ soldato Zlatkoff, al kiu estis promesita amnestio kaj donita pasporto por la hejmo, por tuj poste aresti lin, en la loĝejo estas danĝera simptomo, kion Liaptscheff-registaro komprenas sub amnestado de elmigrintoj. Du elmigrintoj revenintaj al sia hejmo estis, la 12. dec. 1925 en Golabowtzi mortpafitaj. Tion sub Zankoff. La Liaptscheff registaro entreprenis nenion, por havigi la mortigistojn, konatajn de ĉiu infaneto en la koncerna vilaĝo.

★

VERKU LAŬ PRINCIPO “FAKTOJN KONCIZAJN!”

Svisio

Grava demando tuŝas nun la svisan opinion; temas pri renovigo de rilatoj kun Rusio.

Resume: De la revolucio la svisa registaro rompis ĉiujn rilatojn kun Rusio. Tamen iu rusa delegacio estis akceptata de la Federala Konsilantaro¹). En 1918, post la ĝenerala striko, la Federala Konsilantaro elpelis la delegacion el la lando, pretekstante, ke ĝi kaŭzigis la strikon. Tio estis kalumnio, ĉar speciala oficiala juĝisto serĉis dum unu jaro, arestigante po grandare, kaj ne trovis rilaton inter la rusa delegacio kaj la striko.

En 1923 okazis en Lausanne porpaca konferenco, ĉe kiu partoprenis multaj militintaj nacioj. Rusio delegis k-don Worowski, klera inĝeniero kaj kapabla diplomato. Tiuokaze iu sviso reveninta el Rusio, Maurice Konradi, mortpafis k-don Worowski kaj vundis liajn du sekretariojn per revolvero. La ĵurnalaro tiom laŭdis la krimulon, ke la tuta popolo ĝojis ĝis frenezeco.

La agado de la policistaro estis tiel stranga, ke ĉiu sana homo vidis fadenojn en la konspiro. La sinteno de la Federala Konsilantaro ankaŭ ŝajnis stranga, precipe en la german-svisa parto, kie la ĵurnalaro estis iom malpli trompinta. Oni estis permesinta la rusan delegacion enveni Svision, kaj post la mortigo oni diris, ke tiu delegacio ne estis oficiala, do ne protektota per polico.

La rusa registaro postulis “bedaŭrojn” flanke de Svisio: tiu facila kaj deca formalaĵo estis rifuzata. Ni diru, ke Konradi la krimulo estis senkulpigita per la tribunalo.

La rompiĝo inter la du respublikoj estis ĉiam pli akra; ne estis eble eĉ sendi poŝtkarton al Rusio. Sed la tempo flugas; la industrio ĉiam pli suferas, kaj fine la svisa registaro elrigardas, ĉu ne eblus religi kun . . . . . . serioza aĉetonto. En la horloĝa industrio la krizo fermis 1384 fabrikojn, kaj multaj fabriketoj laboras laŭ neplena laborsemajno. Milionoj perdiĝas dum Rusio bezonas poŝhorloĝojn.

Sed kiel renovigi rilatojn kun lando tiel abomena kiel estas “Bolŝevikio”? La okazon nia registaro kaptas. Baldaŭ okazos sub gvido de la Ligo de Nacioj nova porpaca konferenco nomata “Konferenco por senarmigo”. La ĉeesto de Rusio estas dezirata de ĉiuj grandaj nacioj. Rusio konsentas partopreni tian konferencon, se ĝi okazos aliloke, ne en Svisio. Tiam la svisa registaro vidigas al la popolo, ke nepre necesas religiĝi kun Rusio almenaŭ iomete por eviti, ke la konferenco okazu alilande.

Kriado ĉe la ĵurnalaro! Sed ne plu valoras la malnova proverbo “Vox populi, vox Dei”; pli ĝuste estus diri “Voĉo registara, voĉo dia”. Por la bono de ambaŭ popoloj baldaŭ fakta amikeco ekzistos inter ili.

Sviso.

¹) Federala Konsilantaro = plej alta konsilio en la lando. (Conseil Fédéral).

— paĝo 5 —

SENNACIULO 5

La mortiginto de Rosa Luxemburg loĝas trankvile en Hago

(Holando)

En Holando estas publika sekreto, ke la mortiginto de Rosa Luxemburg loĝas en Hago. Ni opinias, ke la germana regnestraro demandis la elliveron de tiu persono, sed la holanda regnestraro rifuzis tion pro tio, ke li estas politika krimulo kaj laŭ holanda azila leĝo li devas esti libera en ĉi-lando. Sed por socialisto — tendenca homo estas treege indigniga, ke tiaj krimuloj povas vivi liberaj. Persono ti-kiu partoprenis al la mortigo de la plej nobla virino de Germanio vivas trankvile en alia lando. Certe ni opinias, se iu laboristo faras la samon, li baldaŭ estos kaptita. Ankaŭ la laboristoj devas havi la saman rajton sed..

La holandaj ĵurnalistoj petis informojn el la departemento pri la restado de la mortiginto en Holando sed oni rifuzis doni tion. Antaŭ du jaroj, la kompartia parlamentano d-ro van Ravenstein demandis la ministron dum la parlamentkunsido: “Ĉu estas vero, ke la mortiginto vivas ĉi-tie sub alia nomo?” Sed la ministro respondis al li: “Mi ne scias alian nomon de tiu persono”. Kaj malgraŭ ĉiuj koncernaj klopodoj ricevi pli detalajn informojn pri la mortiginto, — en la parlamento, — en la ĵurnaloj, — al la regnestraro, — li vivas ĉi-tie trankvile kiel holanda burĝvirtulo.

Ho.— Ho. 5612.

Momentbildo el Ĉekoslovakio

Ĉe la polica direkcio en Praha estas anoncitaj por ĉi-jara karnavala sezono pli ol 50000 (kvindekmil) baloj kaj dancamuzvesperoj. Tio signifas, proporcie al la nombro de la loĝantaro, unu balon por 14—15 personoj (sendiferenco de aĝo). Por la salono la gastejestroj postulas lupagon minimume 100 k. ĉ. por unu vespero; tio estas, ĉirkaŭ kvin milionoj da kronoj estos elspezataj. Sed al tiu ĉi sumo necesas alkalkuli ankoraŭ ceterajn depagojn: muziko, lumo, hejtado, cirado de parkedoj, policaj, urbaj kaj ŝtataj impostoj ktp. Terure grandegajn sumojn homoj elpezos por “amuzo” de pridubebla kvalito.

Multaj el ĉiaj ĉi baloj estas aranĝataj sub la pretekso: “por bonfaraj celoj”. Kaj la vizitantoj ĝojas, ke ili per sia ĉeesto subtenis ian subtenfondon, ekz. por kripliĝintaj profesiaj piedpilkistoj (fotbalistoj). Almenaŭ 80 % de la sumo pagita enirpago englutas la supre nomita regio, kaj por la pretekstita “bonfarado” restas iuj cent kronoj, kiujn oni poste “danke kvitancas” en la ĵurnalaĉaro.

Kaj, dum multaj burĝoj, kaj bedaŭrinde eĉ multegaj laboristoj, estantaj senkonscio pri sia vera kaj propra loko en la mondo, elspezas malŝpareme tiun ĉi monon, la gazetoj seke raportos: En Přerov (Prerau) en Moravio pendigis sin Hynek Nevřiva, 35 jara laboristo, patro de tri infanoj. Li estis pli longan tempon sen laboro, kaj la mizero kaj neebleco trovi ian okupon aŭ postenon, pelis lin en la ŝnurmaŝon.

Jen, tiel aspektas la burĝa “dancamuzo por bonfaraj celoj”, en la respubliko, kiu laŭ la konstitucio bazas sur “socialaj kaj demokrataj principoj”! Ĉu por tiu kompatinda laboristo efektive ne ekzistis alia eliro el la mizera situacio, krom malespero kaj ŝnurmaŝo? Certe li petis okupadon ankaŭ ĉe tiaj sinjoroj, kiuj rifuzis kaj forpelis lin, kaj poste, aŭdinte pri lia memmortigo, kun trankvila konscienco partoprenis ian “amuzon por bonfaraj celoj”, kaj elspezis tie pli, ol bezonis kaj konsumis tiu “nur ia senlaborulo” por si, sia edzino kaj siaj tri infanoj dum unu tuta semajno.

Ĉu vi, kamaradoj, partoprenas amuzojn kaj balojn kun “bonfaraj celoj”. Aŭ ĉu vi eble eĉ mem aranĝas tiajn?

Ĉefulpano-Erinazzo

La ekzekutivanoj de la brita kom. partio

nun en malliberejo

Grupa foto de dek du viroj en kostumoj, en tri vicoj (staranta, meza kaj sidanta), la ekzekutivanoj de la brita komunista partio.
Grupa foto de dek du viroj en kostumoj, en tri vicoj (staranta, meza kaj sidanta), la ekzekutivanoj de la brita komunista partio.

Grupa foto de dek du viroj en kostumoj, en tri vicoj (staranta, meza kaj sidanta), la ekzekutivanoj de la brita komunista partio.

Murphy Gallacher Hannington Pollitt Cant Wintringham Inkpin Campbell Macmanus Rust Arnot Bell

“Homaj dokumentoj” el cionisma realaĵo

En la gazeto “Izvestija” estis enpresitaj kelkaj leteroj de k-doj, kiuj, gvidataj de cionisma doktrino, transloĝiĝis Palestinon, kaj nun maldolĉe plendas pri sia sorto. Ni citos ĉi tie nur du el ili, pli interesajn.

“Laŭ religiaj konvinkoj ni alveturis Palestinon trans rumanan limon. Post longaj torturoj ni alvenis Palestinon senmone. Travivinte ĉi tie ĝis hodiaŭ, ni komprenis kaj ekvidis, ke tuta nia kredo kaj religiaj konvinkoj, kiuj venigis nin ĉi tien kun elspezo de sano kaj energio, estas mensogo kaj trompo, kaj ke Jeruzalemo estas butiko de religioj. Ni sentis kaj pentis nian krimon kontraŭ Sovetio sed ni agis tiel laŭ nia mallume religia konvinko”.

Dua letero.

“Antaŭ kvar jaroj, entuziasmigita de cionisma ideo, mi forlasis la limojn de Rusio kaj direktis min al Palestino. Mi spertis torturojn kaj mankojn, mi laŭvorte malsatis kaj fine mi atingis la lokon de miaj celadoj, kie laŭ mia tiama opinio estis efektivigotaj la esperoj kaj aspiroj de hebrea popolo.

Estante ĉie laboristo — en Rusio kaj en Palestino — mi baldaŭ eksentis la diferencon de mia situacio en tiuj ĉi du landoj. La tempo de entuziasmiĝo kaj animleviĝo pasis, kaj mi komencis senti la prozon.

Kaj laŭgrade, tago post tago, antaŭ mi estis malfermata en tuta sia malbonaspekta nudeco la kapitalisma realaĵo kun siaj atributoj de ekspluatado, subpremado kaj burokratismo. Mi komencis enpensiĝi, ĉu ne estas la solvo de socia problemo. Samtempe ankaŭ nacia senjugigo de popoloj.

Kaj rezulte mi venis al jena konkludo.

Kvar jaroj da mia restado en Palestino kaj da malfacila laborado en ĉiuj branĉoj de ĝia naskiĝanta kapitalisma mastrumo estis por mi bona lernejo, en kiu mi radikale liberiĝis de miaj naciaj antaŭjuĝoj.

(“Izvestija” 284, 12. dec. 1925) V. Levedev (4696)

BIBLIOTEKO DE SENNACIULO!!!

— paĝo 6 —

6 SENNACIULO

≡ KRONIKO ≡

Belgio

Dum kongreso en Amay “Belga Federacio Anarkia” akceptis oficiale, dum kunveno la 25. dec. 1925, uzi Esp-on por la internaciaj interrilatoj. E.L.G.-Bruxelles

Ĉekoslovakio

Plzeň (Pilsen). La 13. jan. okazis ĉiujara generala kunveno de la loka Sekcio de la Laborista Ligo Esperantista. Estis elektitaj novaj funkciuloj, nome: Pech (presid.), Hrabéck (vicprezid., unu el la unuaj propagandintoj por la lab. esp. movado en Plzeň), Pešek (kasisto), Jezek (legu Jeĵek, sekr.). Adreso de la sekcio: Plzeň, Peklo (laborista domo, nomata “Infero”, kie ni sukcesis ricevi propran ejon, kie ni povas kunvenadi preskaŭ ĉiutage. Finiĝis kurso por komencantoj kun 35 lernantoj (gvidis k-do Pech); estas okazonta unu kurso por progresintoj, kun 22 aliĝintoj (marde), alia estas projektata. —

Germanio

Halle. La loka grupo de Laborista Radio-Klubo aranĝos la 12.—14. marto 1925 en la popoldomo radio-ekspozicion. La Laborista Esperanto-Grupo partoprenos per elmontro de literaturo priradia korespondaĵo kaj ĵurnaloj kaj statistika materialo. Eksterurbaj kaj eksterlandaj radio-amatoroj kaj k-doj estas petataj kunhelpe sendi priradio-skribaĵojn kaj ĵurnalojn. Kiel rekompencon ni sendas la ekspozici-eldonaĵojn: Radio-amatoro k-do Rudolf Strauss, Scharrenstr. 10, I. Halle a. S.

Leipzig. Post kiam nia grupo decidis reorganizi la grupan vivon, nur kunvenas ankoraŭ la sekcioj ĉiusemajne kaj la grupo nur unufoje dum la monato. Laŭ tio procedo estas konstatebla pliviliĝo kaj plifortiĝo de l’ sekcioj, resp. de l’ grupo. — Precipe la orientaj sekcianoj tre bone eluzas tiun ŝanĝon. Tiu sekcio nove konstituiĝis kaj laborprogramo por la tuta monato estas konstante preparita. En unu el la lastaj kunsidoj sub la punkto “Informaj Sciigoj” la koncerna k-do tuŝis tre diskutindan aferon. Li skizis la “klaskonscian” laboron de kelkaj SAT-anoj, kiuj raportinte en “neŭtralaj” gazetoj tre strange demonstras la klaskonsciecon. Ĉu SAT-ano povas sennaciece labori por kaj en nesennacieca gazeto?

H. Enghardt (1031)

Oelsnitz i. Vogtl. Sud-Okcident-Saksio. La ĉi tiea lab. esp. grupo fondita 1923 jaro, aliĝis al SAT. — 26. dec. estis aranĝita festeto, interligata kun standarda inaŭguro. Paroladoj, deklamoj kaj muziko beliĝis la vesperon. Ĉiuj prezentaĵoj sukcesis bone. Fotografo finis la feston. H. M.

Orient-Saksio. Dimanĉe la 31. jan. 1926 okazis nia distrikt-komitatkunsido. Ĉeestis 10 delegitoj. K-do Guhr, distriktestro sciigis, ke al la distrikto apartenas 82 gek-doj. 69 estas SAT-geanoj. Dum majo komenciĝos kurso por kursgvidontoj laŭ rekta metodo. Post pasko estu aranĝota nova kurso en Waltersdorf. Dum la jaro okazu 4 konferencoj kaj 3 ekskursoj. Ni interrilatu kiel eble plej multe kun la dresdenanoj, por ke tie la SAT-movado ree vigliĝu. Ni k-daro estas tre favora al SAT. Bedaŭrinda fakto estas, ke regas nun tia mizero, aliel ĉiuj estus SAT-anoj kaj multaj abonus “Senn.”. Nia distrikto nun havas la nomon: “Laborista Esp. SAT-distrikto Orient-Saksio”.

Hermann Scherbaum (1378)

Polio

Lódz. La movado ĉi-tie revigliĝas. La laboristoj jam bone komencas konvinkiĝi pri la graveco kaj nepreco de Esp-o ĉe sia medio.

En rondo de junuloj ĉe PPS mi proponis, ke ili aranĝu Esp-kursojn por siaj membroj en siaj societoj. Do, ili tre ĝojis pro mia propono kaj jesis ke la devon lerni Esp-on. Kaj kelkaj delegitoj promesis, ke dum distrikta kunveno ili proponos, ke estraro distrikta partio de PPS aranĝu oficialajn Esp-kursojn.

SAT-ano (5981)

Warszawa. La loka energia estraro de la societo “Laboro” jam kondukas Esp-kursojn per korespondado. SAT-ano (5981)

Sovet-Unio

Kievo. La 28. jan. komenciĝis kurso ĉe laborlernejo n-o 80. Ĝin fondis kaj gvidas k-do Egers (4544). La kurson vizitadas 50 pers. La 30. jan. okazis jarkunveno de loka SEU-fako. Post raporto de l’ komitato oni elektis la k-dojn-gesatanojn: Egers (4544), Fedotov (728), Radinkov (1117), Rozenman (6112) kaj Vail (5658). 728

Samara. Ni povas nun difinite konstati plivigliĝon de esp. laboro en nia urbo. Tion parolas la ciferoj. Antaŭ 1925-a jaro ni havis ne pli ol 39 membrojn de SEU., nun post la 1. jan. 1926 ni jam havas 83. Post ne pli ol unu ĝis du semajnoj niaj vicoj ampleksiĝos ĝis 100.

Ankaŭ ni havas 16 SAT-anojn, sed post kelkaj monatoj la plejmulto de SEU-anoj aniĝos al SAT, ĉar nun ili estas nuraj lernantoj. (povas esti pasivaj membroj. Red.).

Inter ĉiuj 83 SEU-anoj troviĝas 15 virinoj.

Precipe nia movado disvastiĝas inter fervojistoj kaj metallaboristoj.

Nun ni havas ok kursojn kun 207 lernantoj.

Antaŭ nelonge en nia loka gazeto “Komuno” estis diskuto pri uzado de Esp-o. Dum ĉi-diskuto (antaŭ gubern. konferenc. de labor. kampar. korespondantoj) estis presita raporto de k-do Burda el Ĉekoslovakio. Ĉi-presaĵo estis notita dum la kunveno de la konferenco. Krom la “Komuno”, niajn artikolojn kaj sciigon presigas ankaŭ militgazeto “Ruĝarmeano”.

Baldaŭ ni organizos “Gubernia Fako” de SEU. kaj elektos gubern. komitaton.

Urba komitato forsendis al distrikturboj kaj vilaĝoj, kie estas esperantistoj kun propono aliĝi al Samara Gubernia Fako.

Nun ni bezonas raportojn por presigi en niaj lokaj gazetoj pri la temoj: laboristkamparan- junular- virinmovadoj, kaj pri la vivo de soldatoj el ĉiuj landoj.

Skribu laŭ la adreso: Sovetio, Samara, Sovetskaja 135, domo de la Ruĝa Armeo al Kuharskij. Satano (5913)

Stalingrad. En modela lernejo de 2. grado je nomo de S. V. Kovalevskoj funkcias rondeto por ellernado de Esp-o. Rondeto konsistas el 15 gelernantoj, laboras ĉiusemajne marde kaj sabate de 5—7 horo. Gvidas k-do E. A. Bukotin.

Vladivostok. Ĉi-tie organiziĝis SAT-grupo konsistanta el 5 SAT-anoj. La grupo gvidas la tutan esp. laboron en Vladivostok: organizan, kursan, propagandan ktp. Estas SEU-anoj 12 pers. Post 7 SEU-anoj ne deziras aniĝi al SAT. pro malbona scio de Esp. (ili fariĝu pasivaj membroj). 1. Kurso ekfunkciis la 21. dec. en ejo de SEU. (Regna Ekstrem-Orienta Universitato). Kurson gvidas k-dino 4611 (el Ĉita). Kiel peranto estas elektita k-do 4112 (el Krasnojarsk). Grupo kunvenas ĉiudimanĉe je la 4½ horo. Dum kunvenoj estas aŭskultataj diversaj raportoj, kiuj estas farataj de SAT-anoj laŭvice. Ni jam pridiskutis decidojn de la V. SAT-kongreso, de la II. SEU-kongreso kaj pri aliaj demandoj.

Kurson vizitas 31 pers. kaj ĉiulecione alvenas ankoraŭ aliaj dezirantaj, pro tio estas organizata dua grupo por komencantoj. Ankaŭ aniĝis al SEU 6 kursanoj (sekve en urbo estas 18 SEUanoj). Esperanto bone progresas. Dum unu leciono, pro decizo de kursanoj, la varmeco de kursanoj, k-dino Z. (4611) faris trafan propagand-raporteton pri SAT. kaj SEU. Kurso estas gvidata laŭ paroblmetodo. Inform-petantoj skribu: Vladivostok, Societo Esperantista (por SAT.) 4638

KORESPONDEJO

K-do E. Lanty petas siajn korespondantojn, ke ili bonvolu noti lian novan adreson. Jen ĝi estas: 14, avenue de Corbéra, Paris (XIIe).

5508. Prenu deziritan presmaterialon el Senn. Se tio ne sufiĉas, petu de prol. esp. presservo: k-doj 715 (kom.) Leipzig aŭ 1484 (soc. dem.) Wien.

656. Same kiel supre.

3612. Bedaŭrinde la sama afero jam alvenis en la redakcio kaj estas jam kompostita.

409. Via afero havas nur lokan intereson. Ni atendas raporton koncize verkitan pri ĝi.

5378. Kvankam en via letero ne enestis afrankmono, tamen ni escepte respondos letere kaj retrosendas vian manuskr. Paciencigu.

1503. Tradukante el “Senn.” vi devas citi nian organon.

4972. Ni ĝojas pri via kunlaborado kaj atendas la necesan materialon. Red.

Al kelkiuj. Jes mi akceptas rusan monon.

3189. Mi nenion scias pri tiuj societoj. Adm.

≡ RECENZEJO ≡

En la recenzo pri “Cours Rationnel” ni menciis erare falsan adreson. — Ĉar tiu eraro povas kaŭzi gravajn embarasojn ni per tio citas la ĝustan adreson: 177 rue de Bagnolet, Paris XX. Red.

Libroj

La Morto de Blanjo de Jean Tousseul, tradukis el la franca lingvo, kun permeso de la verkinto Léon Bergiers. N-o 2 de la kolekto: Biblioteko de Sennaciulo. Eldonejo de Sennacieca Asocio Tutmonda. Serio: Literaturo. Formato 15×12, 70 pĝ., kartonita. Prezo 0.60 mk.

Leginte la antaŭparolon de k-do N. Barthelmess, iaj mirindaj paĝoj de Germinal de E. Zola prezentiĝis al mia memoro, sed, apenaŭ leginte kelkajn liniojn el tiu “Biografio de Mizerulo“, mi eksentis kia senmezura diferenco estas inter la talenta stilo de la famkonata ĉefo de la “naturalisma skolo” kaj la simpla sincera arto de Jean Tousseul, proleta verkisto. Ĝis kia kortuŝego atingas tiu-ĉi, kiu nur per simplaj frazoj elvokas la plej dolorigajn bildojn antaŭ niaj terurigitaj rigardoj, dum Zola, pro lia stilo, ĉiam peza, ofte emfaza, nur sukcesas nin interesi! Korpreme, kvazaŭ survoje al kalvario, oni sekvas la malfeliĉan Petro Muraille, ĉiam pli kaj pli suferanta kaj premegata de la ĉiutaga dolorplena vivo! Paĝoj tiras larmojn, aliaj vokas kriojn de abomeno, kaj oni serĉus longe kaj vane, en nia moderna literaturo, pecon tiel emociplenan kiel la terurega rakonto de la falo de la maljuna fornisto en la ardejon! Dek linioj sufiĉas por ĵeti la leganton en profundan mirkonsternegon antaŭ tia indignegiga sorto de iaj laborsklavoj! Kelkiuj eble demandos pro kio la titolo “La Morto de Blanjo?” Sendube la aŭtoro opinias, kiel mi, ke morto de infano estas la sola nekonsolebla doloro el ĉiuj, kiuj, ve, ŝiras homan koron! K-do Léon Bergiers al kiu Jean Tousseul plenfide konfidis la tradukon, fidele kaj sindoneme plenumis tiun taskon. Ĉiu leganto estu al li danka… kaj ĉiu SAT-ano abonu al “Biblioteko de Sennaciulo“, ebligante tiel la eldonadon de aliaj tiaj majstraj verkoj. Frida

— paĝo 7 —

SENNACIULO 7

Esperanto in 10 Unterrichtsstunden. Tageblatt-Bibliothek 230, de D-ro E. Pfeffer. Havebla per la librejo de l’ Esperanto-unuiĝoj en Aŭstrio, Wien VII. Prezo 0.25 mk.

Tiu ĉi lernlibro enhavas sur 48 paĝoj en formato de 12×19 cm krom la gramatiko, ekzercoj kaj poemoj ankaŭ tradukŝlosilon. Ĝi estas konstruita laŭ la kutimaj gramatiko, nur ke ĉe la legekzercoj sub ĉiu vorto troviĝas la germ. traduko.

Kvankam Esperanto posedas efektive siajn valorajn preferojn kaj vere estas lernebla de simpla laboristo tiel, ke li eĉ povas esprimi, ĉu en ĉiutagaj, ĉu en scienca temoj, laŭ plej delikataj nuancoj, mi tamen ne povas konsenti, kiam oni diras: “Esperanto dum 10 instruhoroj”. Ĉar la praktiko montris, ke simpla laboristo, kiu dumtage estas okupata, ĉu en fabriko ĉu en kontoro, streĉas siajn fortojn tiel, ke li en Esp-o dum 10 horoj ne sukcesos pli, ol necesas por vivo de kulio la angla lingvo. Kaj tio ne sufiĉas por la multaj, pli altaj celoj de l’ ekonomia kaj kultura mondtrafiko. Aŭ, antaŭa instruo en pli altaj lernejoj estas memkomprenebla supozo. F. C. R.

Gazetoj

Represis el S.-R.: “Svenska Arbetar Esperantisten”, Göteborg, jan. 26 (n-o 1), “La verda kaj ruĝa steloj”. S.-R. 27 Sao.

Represis el S-ulo: “Bergische Arbeiterstimme”, Solingen, 7. jan. 1926 (n-o 5), “La svedaj sindikatoj”. S-ulo 63/66 de E. S. “Pravda”, Pilsen, 5. jan. 1926 (n-o 1), “Senlaboreco en Polio”. S-ulo 63. “Svenska Arbetar Esperantisten”, Göteborg, jan. 1926 (n-o 1), “Pablo Iglesias kaj Esp.”. S-ulo 67 de F. Azorin. “Pravda”, Pilsen, 12. jan. 1926 (n-o 4), “Mortigoj eksterordinare premiataj en Ameriko”. S-ulo 63. “Sächsische Arbeiter-Zeitung”, Leipzig, 25. jan. 1926 (n-o 20), “Klimato de Sibirio varmiĝas!”, 27. jan. 1926 (n-o 22), “Originala fiŝo de lago Bajkal”. (S-ulo 68.)

Represis el div. gazetoj: “The Labour Woman”, London, 1. jan. 1926 (n-o 1), “Tra la mondo virina”. “Assurance Agents’ Union Chronicle” Manchester (n-o 3), “Esp. leciono n-o 22”. “Freier Gedanke”, Bodenbach, 1. jan. 1926 (n-o 1), “Esp. leciono de Th. Kilian”. “La Socialisto”, Wien, 1. jan. 1926 (n-o 1), “Nova Organo de la Aŭstria Lab. Ligo Esperantista”. “Sächsische Arbeiter-Zeitung”, Leipzig, 11. jan. 1926 (n-o 8), “Tra Sovetio” (kom. Esp. pres-servo). “El Socialista”, Madrid, 12. jan. 1926, “Pro Esperanto” de P. I. “Nederlanda Laborist-Esperantisto”, Helder, jan. 1926 (n-o 4), “SAT-programo!” “Pol. Briefe des Bundes für Menschheitsinteressen”, Bern, 15. julio 1925, “Chronik des Internationalismus”, “Th. Tobler proponas la kunigon de Esp. kaj Ido!” “Sächs. Arbeiter-Zeitung”, Leipzig, 16. jan. 1926 (n-o 13), “Esp. en medicinaj rondoj de Japanio”.

[REKLAMO p.7] Poŝtkarto kun Portretoj de K. Marks k. L. L. Zamenhof

Surskribo:

“Proletarioj de ĉiuj landoj unuiĝu per helpo de Esperanto!”

Eldonanto: Kongr. Komit. de 6. Kongreso de LEA. germana, okazonta 2.—5. April 1926 en Stuttgart (Germ.),

Prezo: po ekz. 0,10 mk. g., 10 ekz. 0,70 mk. 30 ekz. 2,— mk.

Eksterlandanoj ricevos 5—10 ekz. senkoste kontraŭ gazetoj naciaj, fotoj, bildoj ktp. kun Esp-teksto por nia ekspozicio.

Skribu al

Georg Paatz, Stuttgart (Germ.), Hahnstr. 53

“Laŭ la volo de l’ Patro Ĉiela”

Nian klubejon trafis gazeto, ankoraŭ neniam de ni vidita. Kajero el 16 paĝoj. La verda titolo: “Kristana Espero”, n-o 3—4, jaro 1925 (kvazaŭ por rememorigi, ke la senespera espero ekzistas jam dum preskaŭ 2000 jaroj!). Sub la titolo la samkolora emblemo: malestetika kombinaĵo el kvinpinta stelo kaj kruco. La responda redaktanto: pastro H. Pätiälä, Vaasa, Finlando. La celo: “atesti pri la lumo, por ke ĉiuj kredu”. La enhavo: pento, prediko, “la pordo de la ŝafoj” kaj similaĵoj.

Sed funebre enkadrigita sur la lasta paĝo avizo de l’ redaktanto savis la kajeron el paperkorbo. Ĝi estis tro elokventa: “Kristana Espero ĉesos aperi pro la manko de rimedoj kaj tempo. … Espereble nia revuo povos denove aperi en estonteco post kelktempa ripozo. Okazu en ĉio tio la volo de nia ĉiela Patro”. Efektive, la respektinda redaktanto fervore malŝparadis sian tempon, estante samtempe sub la modesta pseŭdonomo “H. P.” aŭtoro de l’ tuta enhavo de l’ gazeto. Sed nek la sindonemo de l’ redaktanto, nek montrata vojo al “la pordo de la ŝafoj” helpis. Evidente tre malmultiĝis nun kvanto da ŝafoj paŝteblaj. La pia paŝtisto aŭdis nur lupan hurlon de l’ sendiulojn. Kaj ekmankis la rimedoj, venis la ripozo. Ni esperas, ke ankaŭ la Patro ĉiela pro sia senfina kompatemo ne maltrankviligos sian anemian idon — “Kristanan Esperon”, sed lasos ĝin ripozi por ĉiam.

Sep Duok

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon.

Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.

MALLONGIGOJ: L = letero. PK = poŝtkarto. PI = poŝtkartoj ilustrataj. PM = poŝtmarkoj. bfl = poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. = kun ĉiuj landoj. esp.ajo = esperantaĵo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio

— K-do Hans Baldreich, Ardaggerstr. 17, Amstetten, dez. koresp. k. ĉiul. gek-doj pri ĉ. temoj, L., PK., PI.

Ĉekoslovakio

— K-do Ludvik Jakoubĕ, Velké-Hamry, n-o 19, dez. koresp. pri skaraboj, papilioj k. alia insektaro. Interŝanĝas k. ankaŭ interr. kun societoj.

Francio

— “Lab. Esp. Grupo” 35, rue Adam Ledoux, Courbevoie (Seine), Maison du Peuple, lernantoj dez. koresp. pri komun. sindik. k. aliaj soc. temoj.

Kiu estas kulpa?

Originalo de -f Leipzig

Apatie, per laŭta voĉo publikigas la prezidanto la juĝon:

“La akuzito estas kondamnita al morto! Bestece li atakis homon, kaj kun plena konscio li murdis lin.”

Murmurado ekaŭdiĝas. Kompat- kaj protestvokoj vibras tra la salono. Nun… ekkrio de kvazaŭ freneziĝanta homo: “Murdinto? Ha, vi estas la murdantoj, vi kaj viaj paragrafoj!” Sed tuj li estas mutigita kaj rekondukita en la ĉelon.

La krioj denove incitis la aŭdantaron protesti kontraŭ ĉi tiu fijuĝo per fajfado kaj tumulto, ĝis la policio senindulge elpelis la bruegantojn…

Finis la proceso. La juĝo ja estas proklamita.

Sed post kelkaj tagoj estis alvoko en la laboristaj gazetoj. La advokato de l’ al morto kondamnito apelacias al la publiko, ke ĝi per amasa protesto kunhelpu renversi la fijuĝon, kunhelpu savi la malfeliĉulon. —

“… Jen, jen estas la klarigoj por lia ago! Legu la notojn el la “Taga Memorlibro”, sciiĝu la motivojn, kiuj eksplodigis la “bestecon”, pripensu, kion tiu bedaŭrindulo toleris, kaj poste juĝu mem, kiu estas kulpa.

  1. januaro

… Hodiaŭ mi ricevis laboron. Kiel ĝoja mi estas! Post longa, longa senlaboreco iu dungis min. Nun forestos mizero kaj malsato. Mi perlaboros monon, monon, monon! Kaj kiom ĝojos mia edzineto, ŝi jam malesperis pro la malfavoraj cirkonstancoj. Aĥ, kiel ni estos feliĉaj, mi trovis laboron!

  1. januaro

Dum tri tagoj mi jam oficas kiel pordisto. Alian okupon mi ja ne povas plenumi kiel kriplulo milita. — Somere mi oftfoje svenas kaj konvulsias; tio venas pro tio, ke mia kranion, kiu kiel kovrilon nur havas maldikan haŭton, ĉar parto de l’ kraniosto dum milito estas dispafita. Vintre mi ne tiom toleras. Sed nur facile plenumeblajn laborojn mi povas fari. — Jes, nun mi estas simpla pordisto, jam tri tagojn oficanta.

  1. januaro

Al mi ŝajnas, ke miaj ĉefoj estas kontentaj kun mi. Dum mia lifto-servo hodiaŭ la juna ĉefo senartifike alparolis min. Ĉu mi havos pli longdaŭran laboreblecon ĉi tie, aŭ ĉu mi post kelka tempo denove estos eljetota, kiel en aliaj laborejoj? Mi esperas ne, mi ja bone prizorgas miajn laborojn; ili ne havos kaŭzojn, maldungi min. — Kaj mia sanstato estas bona, jes bona.

  1. januaro

Kio nur estas? Mia tuta interno ribelas, la manoj tremas!

Tagmeze ĉeestis Hanjo, mia edzino kaj alportis la manĝaĵon. Hazarde alvenis la juna ĉefo. Per strangaj okuloj li rigardis ŝin, pririgardis ŝin, kiel oni taksas varon. La voluptaj vidoj glitis sur la belan figuron, kvazaŭ ili volus senvestigi ĝin. Li boris la rigardojn profunden…

Mia tuta korpo ekskuis, tremegis la manoj. Mi volis eksalti kaj bati la pugnon en lian vizaĝon… Mi ne estis kapabla, rigidaj estis la manoj… Mi svenis…

(Daŭrigo)

— paĝo 8 —

8 SENNACIULO

Germanio

— “Juna lernantino” (14 jaraĝa) dez. koresp. kun gesamaĝuloj, K., PI., bfl. k. ĉ. l. Adr.: k-dino Else Uschner, Herbststr. 19, Dresden-N. 30.

— “Lab. Esp. Grupo-Schweidnitz” dez. koresp-adon por 10 progresintaj membroj kun eksterl. gek-doj pri div. temoj. Interesantoj sin turnu al: k-do Paul Schiller, Langstr. 19, Schweidnitz i. Schl.

— K-do Hermann Birkmann, Henriettenstr. 7, Leipzig-Lindenau, dez. koresp. pri ĉ. temoj, ĉefe pri politiko, ekonomio k. naturbelecoj. Resp. garantiata.

— K-do Paul Nixdorf, Scharnhorststr. 15, Herne i. Westf., dez. koresp. kun minlaboristoj el ĉ. l. pri laborcirkonstancoj k. vivkondiĉoj. Resp. garantiata.

— K-do Nikolaus Schipkus, Seestr. 83, Berlin-N. 65, dez. koresp. kun gek-doj L., PK., PI., k. ĉ. l.

— “Kursanoj” dez. koresp. pri ĉ. temoj, L., PK., PI., ĉiam resp. Adr.: k-do Fritz Naumann, Auestr. 16, Zeitz i. Th.

— “SAT-rondo” dez. koresp. pri ĉ. temoj kun gek-doj el ĉ. l. Resp. garantiata. Adr.: k-do G. Gleisberg, Heidenau i. S.

— K-do Arno Seelig, Kapellengasse 5. I, Mittweida i. S., dez. interŝ. belajn PI. k. ĉ. l. Resp. garantiata.

Hispanio

— K-do José Salom (fraŭlo, manlaboristo) calle Weyler, 82, Pla de Natesa (Mallorca), dez. interrilati kun gekomunistoj ĉiulandaj, ĉefe el Sovetio, L., PI., nepre resp.

Sovet-Unio

— K-do A. Jodko, Ananjevski per 5, kv. 5, Moskvo, dez. seriozan koresp. pri arkivaj aferoj.

— K-do S. Vajnŝtejn, panisto, Volosska 58, 17, Kiev, dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. gejunuloj.

— “Lernanto (13—16 j.) de lab.-lernejo, pl. Sportaka 4. Trudŝkola, 80; Kiev, kolektive k. ĉ. l. pionira, inf. movadoj. Resp. garantiata.”

— “Pioniraˊtaĉmento” dez. kolektive koresp. kun alil. pioniroj k. infanaj organizaĵoj. Adr.: K-do. V. Horoŝev. Centr. Avio-Sklad, Oktjabrskoe Pole, Moskvo.

— “Junkomunista” kolektivo de ruĝarmeanoj” dez. koresp. kun alil. junkom. org.-aĵoj. Adr.: V. Horoŝov, Centr. Avio-Sklad, Oktjabrskoe Pole, Moskvo.

— K-dino Lidia Frank, 3-ja Sovetskaja ul 21, kv. 25, Leningrad, dez. koresp. pri vivo de virinoj en ĉ. l. Akurate respondos.

— “Junaj Kom-istoj” dez. koresp. pri politikaj k. ekonomiaj demandoj. Adr.: Klub Parijskoj Komuni, Bolŝaja Oĥta, Leningrad.

— “Avio- kaj Radio-Rondeto” dez. koresp. per esp. kun radio-amikoj. Adr.: Krujku “Avio-Radio-Him”, Kronverkskij prospekt, 49, Cubotdel Truda, Mestkom. Leningrad.

— “Grupo de Ruĝaviadistoj-Teknikisto” dez. koresp. k. ĉ. l. Adr.: K-do M. Urban, Ĵdanovka, 13, Avioteknikum, Leningrad.

— K-do Naumo Emeljanoviĉ Donec, instruisto, Ŝkola Krestjanskoj Molodeji, Staro-Minskaja, Donskogo Okruga, dez. koresp. k. ĉ. l. pri ĉ. temoj.

— “Centra Fervojista Klubo” dez. koresp. kun fervojistoj pri iliaj vivkondiĉoj, ĉiam tuj resp. Adr.: Krujok Esperanto, Tambovskaja, ul. 63, Klub im. Zinovjeva, Leningrad.

— “Geoficistoj de Gubernia Komitato de Profesiaj Unuiĝoj”, dez. koresp. pri demandoj de profsindikata movado. Ĉiam detale resp. Adr.: Krujok Esperanto, Dvorec Truda, Mestkom. Leningrad.

— “Grupo de Esperantistoj” dez. koresp. k. ĉ. l. pri div. temoj, Adr.: Gubkom. Esperantistov, Gubprofsovet, Penza.

— K-dino Berta Kindsfater, Cementfabriko “Ruĝa Oktobro”, Volsk, Sarat. gub. k. ĉ. l.

— K-dino A. Ivanova, Narodnaja, 7, kv. 36, Moskvo, k. ĉ. l. precipe kun Italio.

— K-do Josefo Matov, Poŝtkesto 45, Samarkand, Uzbekistan, pri literaturo k. statistikado k. ĉ. l., nepre resp.

— Transporta Laborista Grupo “Pogruzka” interŝ. L. PK. PI. k. ĉ. l. Adr.: k-do S. Liberman, str. K. Libknecht, 1, Pokruzka, Odessa.

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

⚌ OFICIALA INFORMILO ⚌

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Atentu pri adreso!

Ĉion, kio koncernas E. K. kaj D. K., oni adresu al: Sennacieca Asocio Tutmonda, 23 rue Boyer, Paris XX. — La poŝtmandatojn, ĉekojn ktp., oni tekstu je la nomo de k-do Glodeau (sama adreso).

De diversaj fontoj ni eksciis pri la aresto de k-doj Futerfas (membro 1519) el Moskvo, kaj Levandovski (membro 35) el Saratov. Sed vane ni provis ricevi informojn pri la kialo de tiuj arestoj. Ni emas supozi, ke tio okazis rezulte de misinformoj, aŭ eble kaŭze de denuncoj de maliculoj. Almenaŭ ĝis la Direkta Komitato de SAT estos ricevinta sufiĉe detalan raporton, estos malfacile al ĝi difini sian sintenon rilate tiun bedaŭrindan aferon. Espereble, intertempe liberiĝos niaj kamaradoj.

Al la unua cirkulero kiun, 15. oktobron, E. K. sendis al la novaj D. K.-anoj kaj vic. D. K.-anoj, jus fine respondis la k-doj Kuraĉi H. kaj Joski, ambaŭ en Tokio. Mankas ankoraŭ 2 respondoj: 1 D. K.-ano (k-do Fukuta en Osaka) kaj 1 vic-D. K.-ano (k-do Haritonov en Irkutsk).

  1. febr. 1926. La E. K. de SAT.

Rezultato de la voĉdonado

La “Sekcio Orienta” en Leipzig aranĝis la unuan laborkunsidon. SAT-anoj prilaboris la voĉdonilojn senditajn al la administrejo. Ĉi tiu laboro estis tre instruiva. Por pli bone montri la partoprenon, ni dividis ĉion laŭ proponoj, sektoroj kaj landoj. La gek-doj ricevis bildon de la tre disvastigita SAT-aparato kaj komprenon por la ofte grandega laboro de la administracio tiurilate. La partopreno estis proksimume 10 %. Tre kontentige oni disiris, sed ĉiu sin sekrete demandis, kial la SAT-anoj tiel malmulte partoprenis la voĉdonadon?

Propono: Por: Kontraŭ: Senvaloraj: Sume:
1. 544 11 4 559
2. 541 13 5 559
3. 550 6 3 559

Sektoroj

1. 21 9. 45 26. 1
2. 48 10. 10 27. 1
3. 42 11. 4 28. 1
4. 157 12. 12 29. 1
5. 101 13. 1 30. 10
6. 31 14. 5 33. 5
7. 53 23. 1
8. 8 24. 1

Sume: 559

Landoj

Alĝerio 1 Jugoslavio 5
Argentino 4 Latvio 1
Aŭstralio 2 Litovio 6
Aŭstrio 26 Nederlando 4
Belgio 4 Norvegio 2
Brazilio 1 Polio 6
Britio 28 Portugalio 1
Bulgario 6 Portug.-Afriko 1
Ĉekoslovakio 19 Rumanio 4
Estonio 2 Sovetio 161
Finnlando 3 Sud-Afriko 2
Francio 30 Svedio 6
Germanio 209 Svisio 4
Hispanio 4 Usono 11
Italio 6

Sume: 559

Leipzig, la 30. jan. 1926.

LA KONTROLKOMITATO Kampfrad (2698) Riedel (703) Koukol (1612)

Al la socialdem. SAT-anoj!

Antaŭ kelkaj semajnoj la soc.-dem. frakcia komitato parolis kun la sekretario de la internacio, k-do D-ro Adler, por aktualigi nian aferon en la internacia ekzekutivo. Li promesis subtenon kaj postulas de ni statistikan materialon pri la Esp.-movado en niaj partirondoj. Ni urĝe petas ĉiun k-don, sciigi al ni ĉiujn faktojn kaj datojn, kiuj povas esti utiligataj por tiu celo.

Ni nun instalas internacian presservon kaj serĉas kunlaborantojn el ĉiuj landoj, kiuj sendu al ni regulajn raportojn pri la partiaj, sindikataj, kulturaj movadoj, same pri ĝenerala politika situacio de la koncerna lando. La k-doj, kiuj havas interrilaton kun iu partia gazeto por enpresigi la de ni sendatajn artikolojn, postulu tiujn de ni. Kamaradoj, la laboro estas grava kaj urĝa, agu tuj! La adreso de la frakcia komitato estas: K-do Franz Jonas, Wien, XXI. Jedlersdorferplatz 33.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 74, 25-a de februaro 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

SENNACIULO

2-a Jaro, N-o 22 (74) — APERAS SAT SEMAJNE — 25. Februaro 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

| Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz |

Ĉu senarmiliĝo?

Ne unuan fojon oni parolas pri senarmiliĝo. Arbitracio sendanĝereco, senarmiliĝo — jen, la demokrata trilogio, pri kiu oni tiom revis dum 5. kunsido de kunveno de Ligo de Nacioj, kaj kiu devis servi kiel (ĉefaj) kolonoj sub masonita konstruajo de l’ monda paco, sub memoriginda ĝeneva protokolo. Ni ankaŭ memoras, ke en septembro 1924, kiam s-roj Macdonald kaj Herriot estis okupitaj en Ĝenevo pri konstruado de ĉi belega konstruajo, anglaj bajonetoj ordigis en Sudano, Egiptio kaj Ĉinio kaj francaj kanonoj purigis marokan teritorion.

Ne longe daŭris kaj tiuj ĉi 3 kolonoj falegis; polviĝis la protokolo, la pacifismaj edzinoj donis lokon al pli sincera kaj pli reala efektiveco, la militoj en Maroko kaj Ĉinio, la armagoj en Hindio kaj Sirio montris kion ili valoras, estas nur paroloj kaj signaldiroj de l’ ŝtataj pacifistoj.

Oficiala enterigo de la protokolo okazis dum sesa kunsido de kunveno de Ligo de Nacioj en septembro 1925 kaj kvazaŭ por honorigi memoron de l’ mortinto oni komencis paroli pri senarmiliĝafero aŭ pli ĝuste pri “limigo de armiliĝado”.

Konsiderinte tamen, ke tiom grava afero devas esti pli profunde esplorita, antaŭ ol estos metita sur diplomatajn tablojn, ĝi estis transdonita por plua studo al speciala komisio, kiun prezidis s-ro Paul Boncour, delegito de Francio.

La koncerna rezolucio de kunveno deklaris, ke la afero de limigo de armado nur tiam estiĝos objekto de konsiliĝo de Internacia Konferenco, kiam estos plene garantiita sendanĝereco de ŝtatoj.

Do por garantii ĉi-sendanĝerecon oni faris en Locarno tutan vicon da interkonsentoj kaj traktatoj, kiuj devas komenci novan aeron de kunvivo de nacioj. Ĉu efektive tiuj ĉi interkonsentoj forigas kaŭzojn de militoj, finigas internaciajn malkompreniĝojn?

En tago de lasta granda Londono-soleno skribis unu el francaj burĝaj gazetoj: kio estas vere ĉi locarna pakto? Kio estas vere ĉi ceremonio de subskribo de l’ traktato, kiu okazos nun en Londono? Ĉu ĝi estas interkonsentiĝo de nacioj? Ĉu matenruĝo de Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo? Ni rigardu iom pli proksimen, kaj ni rimarkos, ke ĝi estas nur elmontro de laceĝiĝo. La kaŭzoj de internacia malpaco tute ne malaperis. Homoj ne estiĝis pli bonaj, simple ili laciĝis.

Kaj “Matin” jam tute klare komprenigas per kio odoras tiu ĉi afero. Ameriko neniom pruntis al nacioj malpacigitaj armigantaj sin unu kontraŭ alia. Locarnaj tekstoj bone impresis Usonon ili impresos ankoraŭ pli bone, se Francio kaj Germanio interproksimiĝos pere de ekonomiaj interkonsentoj kaj atestos sian interkonsentiĝon per plirapidigo de repago.

Ke Usono povas helpi, pri tio sendube plej bone scias germana proletaro, profitante de la bonfaroj de Daves-plano.

Ĉio ĉi do rilatas nur krediton por granda eŭropa industrio, aŭ alivorte por kunlaboro de anglaj, francaj kaj germanaj ekspluatantoj sub egido de amerika financistaro.

Tamen ni revenu al senarmiliĝafero, pli ĝuste allimigo de armiĝado. Ŝajnas al ni, ke estas la plej ĝusta tempo kaj okazo pri interkonsiliĝoj, esploroj kaj studoj pri tiaj aliaj aferoj. Sed afero prezentiĝas tute aliel. En momento kiam reprezentantoj de “pacemaj” ŝtatoj sidiĝis ĉe konsiltablo, komenciĝis ariĝi plej diversaj malfacilaĵoj.

Aperis du ĉefaj vidpunktoj: franca kaj angla, la unua reprezentita de lordo Robert Cecil, la alia de s-ro Paul Boncour. Unue angloj ne volas permesi pridiskutaĉi aferojn de mara senarmiliĝo, ĝis kiam Usono ne partoprenos laborojn de komisio. Ĉe okazo valoras mencii kelkajn vortojn pri mararmiĝo. Ni ĉiuj ankoraŭ memoras, kiel en jaro 1920 oni faris intertrakton en Vaŝingtono limigante mararmiĝon. Malgraŭ ĉi-intertrakto oni ne ĉesis konstrui novajn militŝipojn, sed grandaj ŝipoj, kies konstruado estis malpermesita, estis anstataŭitaj per pli malgrandaj (kirasŝipoj, subakvaj boatoj ktp.) kaj plifortigadis memkomprenebli aerŝiparon. En 1925 la plej gravaj marŝtatoj (Usono, Anglio, Francio, Japanio kaj Italio) konstruis 87 ŝipojn, intencante konstrui ankoraŭ 181 militŝipojn. Ni bone komprenos signifon de ĉi-nombro, se estos dirite, ke brita ŝiparo konsistis ĝis antaŭ nelonge el 156 militŝipoj.

Samtempe aperis nova problemo, nome: kion oni devas kompreni sub vorto “armiĝado”. Socialista delegacio de Francio asertas, ke armiĝado ne nur estas militistaro kaj militobjektoj, sed ankaŭ diversaj mastrumaj iloj, rimedoj financaj kaj komercaj.

Ĝuste tiel volante esplori problemon de limigo de armiĝado, oni devas antaŭe detale priesplori ĉion, kio iu ajn maniere povas servi al ŝtato kiel militobjekto kaj malebligi ŝanĝiĝon de pacindustrio je militindustrio. Lordo R. Cecil respondis en nomo de Granda-Britio, ke tion efektivigi estas tute neeble, ĉar ĝi

— paĝo 2 —

egalus kontrolon de tuta nacivivo, de ĝia mastrumado, politiko kaj ĝenerale disvolviĝo. Oni povis iamaniere interkonsentigi ĉi du vidpunktojn, tamen neniom helpis. Francio ne povas rezigni de sia vidpunkto, havante ĉe flanko ĥemie tre disvolviĝintan Germ., kaj ĝia “Tems” deklaras: Ĉu ni povas paroli pri senarmiliĝo, se ne estas ankoraŭ komuna sendanĝereco. Subskribita locarna traktajo donis ĝis nun nenion pozitivan. La situacio tute ŝanĝiĝis. Tuŝo de l’ senarmiliĝafero minacas homaron per granda danĝero. Atendante do komunan sendanĝerecon kaj estontan debaton pri limigo de ŝtata armiĝo, oni armiĝas dume ne nur per pacienco …

Ameriko sendanĝerigas panaman kanalon kaj havajajn insulojn okaze de estonta milito sur pazifika oceano; estas do antaŭvidata pligrandigo de militista budĝeto je 153 milion. fr.

Kiel influas ĉi pligrandigo de militista budĝeto je vivo de lando oni ne devas multe paroli. Vera malgajninto en tiaj okazoj estas ĉiam proletaro. Lasta jardeko estas la plej bona atestanto de tio ĉi. Nur internacia proletaro kapablas forigi ĉi plej teruran inkubon de l’ homaro per forigo de kaŭzoj de tiu-ĉi inkubo t. e. de sociordo, kies nomo estas kapitalismo.

La plej bona ilustrajo de “pacifismaj” laboroj de Ligo de Nacioj estis solvo de Mossul’afero. Angla mandato estis plilongigita je 25 jaroj. Ĝis nun ĉi mandato kostis al Anglio 143 milion. funt. sterl. kaj ĝi kostos plu. La monon sendube donos angla proletaro kaj burĝaro certe pliriĉos je ĉi-entrepreno.

Jen kiel oni laboras super bonstato de l’ homaro kaj preparas estontan paradizon por mortemuloj.

El “La Wolnosé” G-rn.

Laborista vivo en Palestino

Tre grandan kaj gravan lokon okupas en la vivo de la juda laboristaro en Palestino “La ĝenerala juda laborist-organizajo” (Histadrut Haovdim Haivrim Haklalit).

La ĝenerala laborista organizajo fondiĝis en jaro 1921 dum konferenco de delegitoj, elektitaj de la laboristaro en la tuta lando.

Al la “Histadrut” apartenas ne nur salajruloj, dungitoj, proletoj ekspluatataj de kapitalisto, sed ankaŭ homoj, kiuj laboras memstare kaj ne ekspluatas fremdan laboron.

Ĉi-tiu konsisteco de la “Histadrut” okazas pro tio, ke granda parto de la laboristaro estas okupata en “Kvneot” komunumoj, vilaĝoj aŭ urboj, kiuj ne havas super si mastron.

La specifikaj laborkondiĉoj de la juda laboristaro en Palestino influis je tio, ke ĉi-organizajo havu alian karakteron kiel similaj laborist-organizajoj en ĉiuj landoj. Ĉie ni kutimas vidi ĝeneralajn prolet-org. en formo de centra-komisionoj de prof-unuiĝoj, kiuj gvidas la ekonomian batalon de la laborista klaso. Sed la “Histadrut” havas krom ekonomiaj ankoraŭ aliajn taskojn, sekvo de la laboro, kiun faras la juda laboristaro en Palestino.

La mastrum-karaktero en la lando kaj la malprogreseco de la porlaborista leĝdoneco metis sur la “Histadrut” tiujn taskojn, kiuj estas en aliaj landoj prizorgataj de la registaro, — la tuta socia prizorgo de la laboristaro kuŝas en la manoj de la “Histadrut”.

La “Histadrut” gvidas la laboron sur jenaj kampoj:

  1. La profesia organizo de laboristoj, sen diferenco, ĉu ili laboras ĉe privataj kapitalistoj aŭ en laboristaj kooperativoj.

  2. Organizo de urbaj kaj vilaĝaj laborist-kolektivoj en ĉiuj branĉoj de la mastrumado; la “Histadrut” entreprenas diversajn laborajojn, kiujn ĝi transdonas al la laborist-kolektivoj.

  3. Aranĝo de laborista konsum-kooperacio prizorganta la laboristaron per plej diversaj produktajoj. Por ĉi-tiu celo estas ankaŭ fondataj propraj produktejoj.

  4. Socia helpo por laboristoj (malsanul-kaso, senlaboreca-prizorgo, pruntkasoj).

  5. Aranĝo de novaj enmigrintoj de laboro.

  6. Kulturlaboro, komprenebie, konsente al la decido de la plimulto, en la hebreeciga spirito. Ĉiujn-ĉi laborojn faras la “Histadrut” pere de specialaj institucioj, kiujn ĝi kreis por ĉi-kampoj kaj pere de lokaj fakoj — laborist-sovetoj.

En la vicoj de la palestina laboristaro regas granda opini-diverseco rilate la demandon pri eksigo de la prof. movado el la kompetentecoj de la “Histadrut” kaj kreo por ĉi-celo specialan profesian centron. Precipe porbatalas ĉi-postulon la “Poale-Cijon” prave asertante, ke ti-kio la “Histadrut” plenumas samtempe funkciojn de labordonanto por diversaj kooperativoj kaj komunumoj kaj de dungito — malhelpas grave la normalan profesian batalon de la laboristaro por iliaj ekonomiaj interesoj, ĉar ofte “Histadrut” devas kiel labordonanto kontraŭstari certajn postulojn de laboristoj celantajn plibonigi iliajn vivkondiĉojn.

En la nuna momento estas la laboro de “Histadrut” dividata jene:

La profesian laboron gvidas la prof. unuiĝoj, sed ilia agado estas tre kontrolata de la “Histadrut”, precipe ĉe strikadoj. Estas al ili malpermesate strikadi en firmao sen speciala permeso de la sekretariejo de la loka laborista-konsilantaro, striko de tuta metio povas okazi nur laŭ permeso de la tuta laborist-konsilantaro, ĝenerala striko en iu loko kun permeso de la ekzekutivo de la “Histadrut”.

La laborentreprenon kaj organizon de urbaj laborist-kooperativoj gvidas la speciale fondita konstru-kooperativo “Solel-Boneh”. La vilaĝajn laborojn — speciala societo por agrikultura laboro, eligita de la prof. unuiĝo de agrikulturistoj. La konsum-kooperativo “Hamaŝbir” prizorgas la laboristojn per la necesaj produktajoj. Socian prizorgon plenumas la malsanul-kaso, (Kupat Ĥolim) pruntkaso, senlaborul-kaso, por kulturlaboro — kulturkonsilantaro.

Krome organizis la “Histadrut” la “Laboristan Bankon” kiu helpas per kreditoj evolui la laboron de “Solel-Boneh” kaj de aliaj mastrum-institucioj de la laboristaro.

La “Histadrut” estas senpartia kaj povas al ĝi aparteni ĉiuj laboristoj. Nun estas en la “Histadrut” reprezentataj jenaj laboristaj frakcioj: Aĥdut Haovoduh, Hapoel Hacair, Poale-Cijon kaj senpartiuloj.

La “Histadrut” lastajn jarojn tre diskreskis dank’ al la granda senĉesa torento de enmigrado. Estas tamen rimarkinde, ke granda parto de laboruloj enmigrintaj restas ekster la organizajo, pro diversaj kaŭzoj. La plej grava estas tiu, ke ĉe laborprizorgado estas privilegiitaj adeptoj de la reganta frakcio. En la nuna momento kalkulas la “Histadrut” pli ol 11 000 anojn en la urbo kaj pli ol 3 000 anojn en vilaĝo.

Al la organizajo povas aliĝi ĉiu laboristo de 17. jaraĝo. Balotoj al ĉiuj instancoj, al la lokaj laborist-sovetoj kaj al la konferencoj de la “Histadrut” estas proporciaj.

A. Waks. El “Di Fraje Jugnt”: Jak (227)

La sveda kooperacio progresas

Dum jaro 1925 la pogranda komerco de la centra asocio konsum-kooperativa (Kooperativa Förbundet) atingis vendsumon de 97 650 000 kr. Per tio la pogrand-komerco de la asocio superis ĉiujn siajn rekordojn antaŭajn. Krome, dum 1925 la industrientreprenoj ĝiaj grave pligrandigis sian produktadon. Ĝiaj grandmueliloj dum 1925 elliveris 900 140 sakojn da faruno, kontraŭ 619 330 dum 1924, kaj margarinfabriko ekspedis 8 237 000 kilogramojn da margarino, kiu superis tiun de jaro 1924 kun 1 512 000 kg.

En 1925 la asocio akiris du grandajn produktad-entreprenojn, nome ŝufabrikon en la urbo Örebro kaj muelilon en la urbo Göteborg. Tial el grandproduktejoj nun la asocio havas du muelilojn, margarinfabrikon kaj ŝufabrikon. Por ke ĝi estonte povu pli efike kontraŭbatali kapitalistajn trustojn kaj kartelojn, oni planas ankoraŭ efektivigi pli da gravaj industrientreprenoj kooperaj.

Tio estas bona respondo kontraŭ la trustkapitalistoj, kiuj kun la asociitaj negocistoj furioze kontraŭas la kooperacion. Sed ĝi nun bone stabiliĝis, kaj la svedaj kooperatoroj povas esti kontentaj pro la atingita rezultato pasintjara kaj en la daŭro

— paĝo 3 —

same solidare progresigi la kooperacion, per tio efike kontraŭbatalante la atakojn de privatkomercistoj kaj trustoj.

Ankaŭ la plej multaj el la konsumkooperativaj unuiĝoj, kiuj aliĝis al la centra asocio, raportis, ke ili dum la pasintjaro grave pligrandigis sian spezon. Tio pruvas, ke 1925 estis jaro, dum kiu la kooperacio signife progresis en la tuta lando.

K. J. (994)

En lando de “libero”

Tekniko kaj “homamo”

Ameriko, lando de kulturo, elektro kaj alta tekniko, zorgadis ankaŭ pri “homama” formo de mortpuno per elektra seĝo.

Ni citas la timigantan priskribon de heroajo de “homamo” el amerika jurnalo “Nov-jorkioning grafik”, kies korespondanto ĉeestis dum mortpuno de du junuloj en nov-jorka malliberejo “Sing-Sing” kaj kun ĝusteco de amerika korespondanto reproduktas ĉi teruran bildon:

“Je la 11. horo la direktoro de malliberejo diris al mi flustramaniere: “vi estas invitata ĉeesti, kiel leĝa atestanto dum mortpuno de Ŝon Kis kaj Ŝon Emilet. La gardistoj alkondukos vin.”

En mezo de ĉambro staris seĝo kun elektra forto iranta sub tapiŝo de planko. Ĉi tiu seĝo estis preta por mortiga puno. Ĝi estis aligita al planko per italaj dentoj kaj ungegoj.

Kvin aŭ ses gardistoj, grandaj fortaj barbuloj staris ĉe la seĝo. Ili staris senmove, — kvazaŭ ŝtonajoj, — kun duonfermitaj okuloj. Ŝajnis, ke ili timis esti tuŝitaj de kompato. Iliaj manikoj estis altigitaj, kiel ĉe buĉistoj, atendantaj viktimon. Poste, venis tri kuracistoj kaj unu oficisto-plenumanto, kiu ŝajnis trolacigita kaj nervema; li palpis kaj mezuris la seĝon.

Miaj okuloj estis altiritaj al pordo, tra kiu devis eniri unu el la junuloj. Ĉiu en ĉi hombuĉejo strangmaniere rigardadis pordon, precipe la gardistoj, kiuj atendis la viktimojn. Subite aperis unu el la viktimoj por ĉi seĝ-ekzercoj, Ŝon Emilet, longulo, maldikulo, laŭaspekte malfortpsihikemulo, preskaŭ dudekjaraĝa. Li prokrastis malpli ol sekundon, poste, gardisto, kaptante lin per dekstra mano, kondukis lin al seĝo. La korpo de la junulo ektremis, kiam li malsupreniĝis seĝon. Li havis aspekton lacigitan ĝis frenezeco, homon tute malfortigitan kaj sintenis kvazaŭ li ne sciis kion fari kaj mi estis certigita, ke li vere ne sciis kion li faras. La gardistoj komencis altiri lin al seĝo. Nun mi ekrigardis lian vizaĝon. Ho, dio! Neniam mi forgesos tian rigardon, se mi eĉ vivos mil jarojn! Mi sidis kontraŭ li ne pli malproksime ol 400 metrojn kaj povis observi liajn ĉiujn vizaĝmovadojn. Ĉi tiu estis vizaĝo de homo mutigita de indigno, paralizita de penso pri mortfantomo.

La pastro staris maldekstre kaj legis ian ĉapitron el Evangelio. La predikanto de kristo venis helpi al burĝaro per sanktaj frazoj. Dume la gardistoj alseĝiĝis la junulon per ŝnuroj. Elektrodoj estas alligitaj al lia pala, blanka haŭto; sur planko ĉe tablo kuŝis elektra kablo, ligita kun elektrostato maldekstre de la seĝo. La gardisto prenis la duan finon de kablo alligita al kufo surkapigita al la viktimo. Poste oni maskigis lian vizaĝon kaj restis malkovritaj nur lipoj, kiuj grimacis el sub nigra masko. La morttempo dronis en morteca silento, la sekundoj — horiĝis kaj minutoj eterniĝis, dum la ofica mortigisto konvenigis malsekan spongon al la kapo de prijuĝito; la spongo troviĝas sub kufo; ĝi helpas, ke la viktimo dank’ al elektrigo dumvive kuiriĝas.

Oni siblis, akre kriis, zumis 2000 voltoj kaj 9 amperoj, kiuj trakuris tra la korpo. Oni paralizis lian koron, tutan lian nervsistemon, oni tute detruadis la sangerojn. Abomentremo kaptis min de kapo ĝis piedoj. Preskaŭ 20 sekundojn iradis la elektrigo tra la korpo kaj kiam ĝi estis haltigita, mi ellasis faciligsopiron, unu el la atestantoj flustris: Ho, kiel indiginde estas! Alia — svenis, la tria vomis …

Du gardistoj alirante al seĝoj, disigis la rimenojn. Unu per viŝtuko forviŝis la ŝviton de lia brusto kaj salivon de liaj lipoj. La kuracisto palpis lian kolon, albrustigis tubeton kaj aŭskultis. La koro ankoraŭ batis, almenaŭ mi devas tiel opinii, ĉar ili denove alligis lin, deiris kaj signis por elektrigi denove. Denove la mortigistoj tralasis la elektrigon kaj la korpo de Emilet ektremis, kvazaŭ penante per superhomaj fortoj eltiriĝi el seĝo. La korpo estis tremanta pli forte ol je la unua fojo, dum la unua elektrokonduko ĝi la korpo estis ankoraŭ plena de vivo kaj volo. Li estis tiom proksima al morto, ke, kiam alvenis la dua elektrokonduko ĝi neniel povis kontraŭstari, kaj lia duonmorta korpo estis preskaŭ eljetita el seĝo. La rimenoj knaris kaj ĝemis; la seĝo tremis sub jetiĝanta korpo.

Vaporo leviĝis de lia kapo kaj nudigitaj genuoj, kiuj fariĝis blu-nigraj. La lipoj nigriĝis kaj peza ŝaŭmo fluis inter liaj lipoj sub nigra masko. La elektrigo ĝemboĝis, zumis ankoraŭ dudek sekundojn aŭ pli ĝis kiam la kuracisto resignis. Denove oni detiris la rimenojn, denove la kuracisto aŭskultis. Post minuto, la kuracisto returnis sian vizaĝon al atestantoj kaj per trankvila, indiferenta voĉo komunikis: “mi deklaras ĉi homon morta!”

Nun oni deligis la ceterajn rimenojn kaj elektrodojn. La ofica mortigisto eltiris la ferfadenojn el elektrostato kaj samtempe detiris kufon de la viktimo. Dio mia! Kia vizaĝo reprezentiĝis antaŭ miaj okuloj, kiam la kufo estis demetita. Se mi estus vortmajstro, mi ne povus per vortoj bildigi, imagigi ĉi teruron.

Pli ol ĉio reprezentiĝis antaŭ miaj okuloj la signoj de luktado kun morto, ĉi estis la plej turmentigita vizaĝo en la mondo, kion mi vidis. La venoj sur kolo egiĝis kaj nodiĝis, tiel same la muskoloj kaj tendenoj. Nuko tiel alte ekbloviĝis, ke tute perdis homsimilan aspekton. La kapo falis, la lango pendis kaj laŭ ĝi fluis sango. Ŝajnis li dismordis lian langon kiam estis tralasita la unua elektrigo tra la kapo. La korptemperaturo estis 58,3⁰ laŭ Celsio.

La sekvanta estis Ŝon Ris, 19 jara junulo. Antaŭ li paŝis la pastro, legante preĝon: “Mi estas reviviĝo”.

La gardistoj alkondukis lin seĝon, kaj li volonte sidiĝis, kvazaŭ elĉerpinte ĉiujn liajn fortojn dum luktado.

Sed nun la junulon kaptis timo. Liaj okuloj malrapide larmiĝis, lipoj tremis. La horloĝo de kuracisto batis kiel marteloj. Ankoraŭ oni signis. La korpo ektremis. Post dudek sekundoj la vapornubeto montriĝis el sub kufeto. Oni odoris per fritita viando.

“Mi deklaras ĉi homon morta” — malvarma, malmola, indiferenta voĉo de la kuracisto interrompis mian rigidiĝadon.”

Jen estas unu el la okazaj faktoj, kiu hele ilustras ĉi ritegan landon kun ĝia vere alta teknika kulturo. Amerika burĝaro forte gardas sian diktaturecon, observas ke nek en unu feŭdon trairos konspiro, malfido aŭ liberpenso. La plej bonaj helpantoj de la kapitalismo estas la “gvidantoj” de l’ amerika federacio de Laboro. La kongreso de ĉi organizajo nek vorton diris pri la “demokratia” lando, kiu nuligas ĉiujn liberojn, ĉi organizajo neniam protestis kontraŭ provokaj agadoj de ilia burĝaro. En ĉi lando de “libero” la plej granda heroo estas generalo Dawes, elpensinto de sufokigplano de Germanio kaj kapaligado de Eŭropo. En ĉi libera lando oni sufokigas la revolucian movadon kaj malliberigas centojn de revoluciuloj. Ni mirinde estas ke ĉi “gvidantoj” per burĝaj benoj, tiel longe havas la eblecon paroli je nomo de laboristoj, ĉi gvidantoj, kiuj grasiĝis ĉe tablo de burĝaro kaj kiuj jam delonge perdis proletan honton kaj revas nur pri konservado por longe la tempon de “libera” kapitalista ordo en Ameriko kaj konservi en siaj manoj la sindikatan “maŝinon”. Esperantigis J. Matov

Juĝmetodo en Rumanio

K-do Henri Barbusse skribas en sia raporto pri la rumanaj juĝmetodoj i. a.:

En la subteraj fortikaĵo-malliberejoj Jilava la belga juristino Lamy vidis la kvazaŭan simbolon de la rumanaj esplor- kaj turmentmetodoj. Ŝi vidis la besaraban inĝenieron Jon Gurov, kiu dum esploraŭskultado jene estas fitraktita: manoj kaj kruroj dekfoje al li estas rompitaj, la haroj tufe elŝiritaj, la vangoj trapikitaj per rostaj pingloj, la tibikarno forskrabita per buĉista tranĉilo, la ungoj elŝiritaj per pinĉtenilo, la kalkanoj fortranĉitaj kaj elpikita unu okulo. La belga juristino posedas fotografajon de tiu malfeliĉulo, kiu ankoraŭ nun devas suferi dudek-jaran karcerpunon.

— paĝo 4 —

Stoja kaj Jole Markoviĉ antaŭ juĝistaro

Drakonaj punoj super politikaj kulpigitoj en Montenegro

Dum tiuj ĉi 7 jaroj de grandserba burĝara terura regado, blankmana militistara “kliko” kaj kamarila fikomercistaro, tiom da terurajoj, da krimoj kaj perfortajoj estas efektivigitaj super anoj de antikapitalisma kaj antireĝima ideologio, ke niaj sentorganoj fariĝis preskaŭ apatiaj kontraŭ ĉio tio kaj ke nia plumo ne povas priskribi tiajn terurajojn, kiuj transpasas inkvizitorajn metodojn de malbonvoĉa Torkvemado (torturado, turmentado), des malpli ĝi povas registri ilin en ruĝa libro de proletariaj martiroj.

Reĝimo de bastonado, reĝimo de pendigado de malfeliĉuloj en kamentubo, reĝimo de duonjarcentaj torturoj super senkulpaj viktimoj, reĝimo de malgluigado de renoj pere de plensablaj sakoj, reĝimo de sangavideca kaj terurega polica persekutado kaj martirigado, reĝimo de mortigado, dombruligado kaj rabado devigis sklavojn kaj “sebrojn” de kapitalista Jugoslavio entrepreni rimedojn defendantajn kontraŭ tiaj vandalismaj terurajoj. Kaj multaj montenegraj montaranoj estas devigataj je malespera decido forkuri en arbaron kaj tie vivaĉi kun vivo de sovaĝaj bestoj nur por malrenkonti “Eldoradon”, kiun al ili hodiaŭa societo donacis.

Inter tiaj sennombraj maleŝperiĝantoj en Montenegro, kiuj staris antaŭ dilemo: aŭ memmortigado aŭ antaŭhistoria vivo en kavernoj kaj arbaroj, ni nomiĝos nur anojn de laborista-kamparanara ideologio: D-ron Vukaŝin Markoviĉ, lian nevinon Stoja kaj nevon Jole. Ilin forpelis en arbaron reĝimo de policaj “maroderoj”, kaj poste tiu sama reĝimo ilin enprezigis kvazaŭ sovaĝajn rabbestojn per dekretado laŭ kiu al ĉiu estas libere mortigi ilin.

Kaj kiam ŝtata potenco elmontriĝis malforta kontraŭ grupo de D-ro V. Markoviĉ, kiun subtenadis tuta “pipera” popolo kaj ĉiu kamparana domo, kiun ĝi povis nur akceli, kaj kiam tiu malgranda grupo fariĝis ŝtato en ŝtato — ŝtata potenco estis devigata kapitulacii kaj sendi humiliĝan kaj laŭcelan skribpeton al D-ro V. Markoviĉ kaj aliaj montenegraj “komitoj” por ke ili ĉesu kun sia agado. Kaj Granda Mastro de Zeta Regiono en nomo de Reĝo kaj Registaro donis buŝe kaj skribe “honoran vorton” ke neniu el tiuj, kiujn neeltenebla ŝtata aparato forpelis en arbaron, estos respondeca pro ilia forkuranta agado. Sed kiom valoras honora vorto de granduloj kaj potenculoj?! Ĝi daŭris entute kelkajn tagojn kaj estis nur nemorala kaptilo, ĉar D-ro V. Markoviĉ kune kun aliaj montenegraj politikaj kulpigitoj estas tuj enŝlosita en varbantajn montenegrajn karcerojn apenaŭ ili ĉesis kun sia forkuranta agado. Unue polico, kaj poste registaro ekzamenis iliajn kulpojn, kiuj jam delonge estus “abolitaj”, se niaj regantoj havus almenaŭ iomete da takto.

Dum tiu intertempo D-ro Markoviĉ estas proklamita por frenezulo kaj retenita unue en karcero, poste en frenezulejo, kaj finfine denove en karcero. Niaj “alijenistoj” konstatis ĉe li teruregan ruĝan epidemion, kiu minacas al tuta kapitalisma mondo. Kaj ili havis rajton, ĉar D-ro Markoviĉ dum unu alveno de al li ega furiozeco estis tiom nedelikata kaj senindulga antaŭ ŝtata aŭtoritato, ke li iun belan tagon (samkiel Kristo je Pasko) transpenetrigis sin eksteren el karceraj muregoj kaj ĉenoj, kaj denove li aperis en “piperaj” arbaroj — kie li denove kuracas spiriton kaj korpon al kamparanoj siaj, kiuj adoras lin kaj liajn ideojn, gardante lin kiel okulojn proprajn. Meritita venĝo por malhonora trompo!

Tantalaj (turmentoplenaj) suferoj de sangavideca registaro en Montenegro serĉis kontentiĝadon pro tio, ĉar forkuris por ĉiam D-ro V. Markoviĉ el ĝiaj makzeloj kaj ironie vivas en proksimeco al ĝia pafilo. Kaj kontentiĝo estas trovita. Lia nevino Stoja kaj nevo Jole estas kondamnitaj kun verdikto de Cetinja Registaro je po 15 jaroj de punlaboro. Jole devas eltenadi ĉi prijuĝon en ĉenoj, por ke tiuj ĉenoj lin ankaŭ en karcero memorigu pri vero, milionoj da fojoj ripetita, ke burĝa libereco kaj demokratio signifas nur ĉenojn por proletoj kaj malriĉaj kamparanoj.

Nia ideala Stoja, pura kiel suno, kun spartanaj (kuraĝa, kruda, severa, heroa) ecoj kaj moralo, nia fraŭlino de Kozovo al multaj niaj suferantoj kaj heroaj batalantoj, alpaŝas fiere je dornoza vojo de ŝia onklino Ĵak Laburb, kamaradino de D-ro Vukaŝino, kiun francaj militaristoj mortpunis pro ŝiaj ideoj de estonteco. Kaj nia maltimema kaj decidema Jole estas kondamninta sian fraŭlan vivon travivi en punlaborula ĉemizo kun ĉenoj je piedoj nur pro tio, ĉar li fiksis siajn okulojn en granda suna lumo al Oriento, kiu bruligas spiriton kaj koron al ĉiuj forpelitoj de hodiaŭa infera societo.

Tiu ĉi terura maljusteco kaj timiganta kondamno super nia Stoja kaj nia Jole estas eldirita en nomo de lia Moŝto Reĝo la 30. nov. 1925. Nacialisma juĝistaro proklamis tiun ĉi kondamnon unu tagon antaŭ “granda tago de liberiĝo kaj unuiĝo” kun speciala tendenco, por elmontri al la tuta proletaria kaj malriĉa popolo, kion por ĝi signifas tiu “granda tago”.

Dum tuta proceso mirinda estis sintenado de tiuj ĉi proletariaj trupanoj.

Stoja, kiu siatempe transflugadis kun pafilo de vilaĝo en vilaĝon, de arbaro en arbaron disvastigante Novan Veron al subpremigatoj kaj mizeruloj, respondadis al juĝistaro inteligente kaj decideme. Al oftaj neallogitaj demandoj ŝi respondadis ironie, kaj kiam ŝi eksentiĝis ofendita por ia aludo de juĝistaro en siaj ideoj kaj sentoj, ŝi respondadis sarkasme, enuzante en konvenaj cirkonstancoj citaĵojn el popolaj poemoj aŭ el “Gorski Vijenac” (t. e. “Montara Girlando”). Kaj Jole kun abomeno observadis tutan tiun ĉi farson, ĉar li sciis jam, kia venĝo lin atendas, kaj siajn respondojn donadis mallonge kaj kun travidebla signifo: “Kion, malpuruloj, kun homoj vi faras; kial heroe homojn vi ne mortigas?”

Kulpigitajn kamaradojn defendis k-do Bozidav Radanoviĉ, advokato el Cetinje. Li per sia defendanta parolado plene ruinigis kaj frakasis jam tiom ege vakantan kaj kretenan kulpigadon de ŝtata prokuroro, sed eminentaj juristoj, kiuj tiun ĉi maljustecon ediktis, ŝajnas ke ili estis kun tiu ĉi kondamno jam pretaj antaŭ ol defendado estis donita. “Leĝo ilia estas kordeziro; kion ili ne deziras, en korano ne skribas.”

En Montenegro estas tondrantaj politikaj kondamnoj. Proceso al politikaj kulpigitoj el periodo de renversiĝo jam komenciĝis antaŭ du monatoj kaj daŭros ankoraŭ almenaŭ duonon da jaro. Tiamaniere burĝaro post 7 jaroj de ĝia venko “likvidas” malkontentecon en Montenegro per teruregaj kaj drakonaj kondamnoj.

Sed kiuj estas hodiaŭaj politikaj kulpigitoj en Montenegro? Respondo estas vere simpla kaj karakteriza: ĉio, nur malriĉaj kamparanoj kaj laboristoj. Inter ili estas nek unu estro montenegra, “kontraŭulo” de hodiaŭa stato. Iom da dinaroj, kaj iom da enviindaj postenoj estis pacigilo inter serbaj hegemonistoj kaj estraraj vanulaĉoj montenegraj.

Ĉu jam nunfoje proletaria kaj malriĉa popolo kamparanara eksentiĝos kaj kronigos per granda ago ankaŭ sian klasan solidarecon? Niaj martiroj Stoja kaj Jole Markoviĉ kredas per krista fanatikeco, ke tiu eksento disrompos katenojn kaj ĉenojn, kiuj hodiaŭ ĉirkaŭpremegas iliajn vivojn — junajn kaj plenajn da idealo de estonta societo, kiu estas naskiĝanta je Oriento.

Jug. SAT-Kor.

Rimarko de tradukantoj: Montenegro estas nacie subpremegita lando en ringego de serba grandkapitalisma reakcio. Ĝia tersurfaco estas 9668 km. kun 192 000 loĝantoj. Ĉefurbo estas Cetinje, kun aliaj plej ĉefaj urboj Weinj, Podgorica, Bar, Beraue, Dakovica kaj Peĉ.

Striko en Chaleroj (Belgio)

Depost 8 monatoj preskaŭ, 15 000 laboristoj en la regiono Charleroj strikas. La sinjoroj de la fero (altaj fornoj ktp.) volas malplialtigi la salajron de 5 proc., malgraŭ ke la vivkosto altiĝas konstante. Komprenebie la laboristaro ne povas akcepti tion. La striko daŭras tro kaj la kapitalistoj timas por ilia kapitalo kaj provas marŝigi la industrion. Pro tio ili venigas de Germanio laboristojn. Kamaradoj la agado de la kapitalistoj ne sukcesu kaj ni petas la kamaradojn precipe el Vestfalio kaj Rejnlando averti la sindikatojn kaj laborist-organizajojn de ĉi agado, por ke tiu ne sukcesu. Estas ankaŭ rimarkinde, ke germanaj laboristoj antaŭe nur povis akcepti eniri Belgion, sed por rompi la strikon la registaro katolika, socialista kun la eminenta ministro Vandervelde permesas la eniron grandamase. Kamaradoj, malhelpu la planojn de la kapitalistoj kaj helpu al sukceso de la striko.

H. (761)

— paĝo 5 —

≡ RADIO ≡

Radioparolado de Prezidanto de Societoj de Radio-Amikoj k-do Luboviĉ

(okaze de la I. Tutsoveta Kongreso de Societoj de Radio-Amikoj).

Disvolviĝo de l’ Societo de Radio-amikoj ne estas apartigebla de la vasta laborist-kamparana socieco, kiun partoprenas pli ol 10 milionoj da organizitaj membroj. Altirante la vastajn amasojn en la solvadon de tiaj gravaj por disvolviĝo de la lando problemoj, kiaj estas la regionoj de aviado, kemio, radio, organizante la vastajn amasojn, precipe laboristajn, en tiajn kulturcelajn organizaĵojn, kiel ekzemple Societo “For la analfabetecon”, — laborist-kamparana socieco per tio sama entiras la amasojn en la sovetan konstruadon, plifortigas la kreajn elementojn de la amasoj.

Inter multaj aliaj sociaj organizaĵoj la societoj de Radio-Amikoj estas la plej junaj. La 8. februaro nunjara okazos nur la 1. ilia kongreso. Dum tiu ĉi kongreso estas organizenda Tutsoveta Societo de Radio-Amikoj. Ĝis nun ni havis aron da tiaj societoj, organizitaj en la enirantaj la Union respublikoj; ili laboris multgrade unuigite, sed tamen ili ne havis formalan centron, kies taskojn certagrade plenumis Societo de Radio-Amikoj RSFSR. Multgrade juna estas ankaŭ tiu afero, kiu estas objekto de agado en tiuj societoj — la radio. Ĝi, vere, ekzistas jam multajn jarojn, sed en tiu apliko, en tiu organizo, kiun ĝi ricevas nuntempe, precipe en kondiĉoj de soveta ŝtato, ĝi estas ekstreme juna, postulas grandan atenton kaj, nature, ne estas garantiita kontraŭ la malsanoj de kresko.

La kresko de radioamatoraj amasoj unuavice identas kun kresko de radio-industrio, kun kresko de reto da brodkastaj stacioj kaj kun ĉiam pli granda disvastiĝo de brodkastado por kulturaj kaj politikaj celoj. Tio ne estas pasanta entuziasmiĝo, aperanta pro rapida evoluo de la lando, kresko de ĝia ekonomio kaj ĝia kulturo. Aro da praktikaj taskoj en organizado de ĵurnaloj, proksimigo de arto al vastaj amasoj, kreskigo de ligo inter kolektivoj kaj eĉ apartaj laboruloj — ĉio ĉi puŝas radio’n sur unu el plej gravaj lokoj en nia rapidmova vivo. Tiu ĉi rolo de radio estis signita ankaŭ dum la XIV. Kongreso de Tutsoveta Komunista Partio, kie en la organiza raporto, farita de k-do Molotov je la nomo Centra Komitato de la Partio, estis dirite: “Ĉe ni en la afero de agitado, de propagando akiras grandegan signifon la senekzempla ankoraŭ laboro de kino kaj radio. Ni unuafoje dum partia kongreso parolas pri signifo de radio por nia agit-propaganda laboro. Ni ne dubas pri tio, ke en ambaŭ ĉi regionoj de amasa agitado per kino kaj radio ni havos grandegajn sukcesojn estonte. Necesas, tamen, atenti la kvaliton de agitpropagando de kino kaj radio.”

Laŭ la disvolviĝo-skalo radio dum kompare mallonga tempo bone marŝis antaŭen. Produktado de radioamatora aparataro en nuna jaro komencas atingi 10 milionojn da rubloj — granda salto, se ni atentos ke unu jaron antaŭe la radioamatora aparataro ekzistis nur kiel hejm-industria produktaĵo. Krom la stacio je la nomo de Komintern estas instalitaj jam 10 brodkastaj stacioj kun la potenco pli ol 1 kilovato, kaj proksimume saman kvanton da malpli potencaj stacioj konstruis Societoj de Radio-Amikoj en provinco. Kreskas brodkastado; ĝi transportas nin en la halojn de kunvenoj, teatroj kaj aliaj ejoj de socia kaj kultura vivo.

Fine, la nova projekto de dekreto pri radioamatoreco, estante la plej libera en la mondo rilate utiligon de la etero, ebligas al radioamatoroj maksimume utiligi la radio-aranĝojn. Plue, ni havas 200 mil homojn, kiuj eniras en niajn radio-societojn. 53 respublikaj, regionaj kaj guberniaj organizaĵoj kaj ĉirkaŭ 1500 ĉeloj estas tiuj diversampleksaj unuoj, el kiuj sumiĝas nia radio-socieco. La Tutsoveta Kongreso devas pli precize resumi la plenumitan laboron, ellabori la planon por plua laboro, signi la rimedojn ne nur de vastigo de laboro, sed ankaŭ de ĝia kvalita plibonigo.

Ni citu la apartajn, plej gravajn momentojn, kiuj staros antaŭ la Kongreso.

Unue, organiza plifirmiĝo, ellaboro de unueca statuto, kreo de tutsoveta organizaĵo, ĉar la radioamatora laboro, la reto da stacioj, necesaj por ĝi ne konas barojn, kaj en sia agado ne povas enlokiĝi nure en la kadrojn de naciaj respublikoj. Sed pli ol tio — ni ne povas konsideri nin izolitaj de tiu laboro, kiu estas farata post la landlimoj. Disigiteco de burĝaj radioamatoroj ne permesas paroli pri ili, kiel pri serioza, mova forto. Multe pli riĉaj per la ebloj de krea laboro povas esti la laborist-kamparanaj radioamatoroj. Ni salutas tial kamaradojn el Germana Laborista Radio-Klubo, organizanta regulan ligon kun ni. Dum la proksima renkontiĝo aperos la problemo pri kreo de internacia laborist-kamparana radiosocieto, kiu gvidos tiun ĉi plej valoran teknikan rimedon por interesoj de laborulaj amasoj.

La kongreso diskutos la problemojn de radio-konstruado kaj reguligo de reto da radiostacioj, spontane disvolviĝanta. Ĉi reto, evidente, devos konsisti el pli potencaj unuoj, kies trafpovo sufiĉos eĉ por la plej simplaj riceviloj ne nur en urbo, sed ankaŭ en vilaĝo, ĵus nur ekkontaktiĝanta kun radiefikado. Ĉi konstruado devas esti plana, ĉar la tuta teritorio de Sovet-Unio postulas plej rapidan penetron de brodkastado. La efektivigata nun dekreto, allasanta liberan muntadon ne nur de riceviaj, sed ankaŭ de sendaj stacioj, postulas maksimuman organizitecon de membroj en Societoj de Radio-Amikoj, por en plej bonordo utiligi la eteron, por ne lasi kreski al anarkiecon, malutiligante al la radioamatora movado entute … Plibonigo de kvalito de muntaĵoj, ĉiam pli kaj pli granda eksponado de radiotekniko, de ĝiaj lastaj atingoj, ĉiam plibonigata preparo de laborist-kamparanaj amatoraj amasoj — jen kio estos unu el la diskutobjektoj dum la I. Tutsoveta Kongreso.

Unu el sekvantaj gravaj problemoj estas la radio-industrio. Kiel ni jam diris, ĝi spertis grandan salton en la kvanto da produktata radioaparataro. Helpo al la ŝtato en disvolvigo de radio-industrio estas unu el la celoj de Societo de Radio-Amikoj. Necesas trovi rimedojn por mezuri la postulojn de vastaj amasoj, konsumantaj radioproduktaĵon evidentigi ilian opinion pri la tipoj, pri la kvalito de apartaj aparatoj, necesas nepre evidentigi, kion precipe bezonas la amasa radioamatoro. La aferema kritiko de la mankoj devas samtempe esti akompanata per ellaboro de tiuj rimedoj, kiuj ebligus por la industrio labori sur bazo de ellaborita plano por kontentigi la vastan postulon de konsumantoj. Necesas celi tion, ke ĉio necesa por la vasta disvolvita laboro estu tutplene kaj senescepte donata de nia soveta industrio.

Sekvas la problemo pri brodkastado. Jam dum la guberniaj kaj regionaj konferencoj evidentiĝas, kaj dum la tutunia kongreso estas evidentigenda la rilato de amasa aŭskultantaro al tio, kion donas la brodkastaj stacioj. Iom pli ol unu jaron daŭras la sistema brodkastado. Apartaj kritikaj rimarkoj, kiuj en formo de leteroj atingas Societon de Radio-Amikoj kaj la societon “Radioperedaĉa”, ne evidentigas tamen la organizitan opinion pri tio, kiamaniere tiu ĉi brodkastado estas akceptata ĉe la lokoj … La programo, kvalito de plenumado, la tekniko de brodkastado, ĝia trafpovo — ĉio ĉi postulas organizitan evidentigon por ke oni povu, sin bazante sur la lastan, plenumi la necesajn plibonigojn … En la vico staras la problemo pri plivastigo de ĵurnala brodkastado, pri utiligo de radio flanke de la aro da laborist-kamparanaj ĵurnaloj. Kaj se angla burĝaro alarmas kaj vokas al malgrandigo de ĵurnalinforma brodkastado, se unu el la punktoj de memorandumo de ĵurnalposedantoj en Anglio postulas malhelpi utiligon de radio por propagando, por partiaj celoj, do ni, kontraŭe, povas maltrankviliĝi nur pro malrapida relative kresko de perradia ĵurnalaro en Sovetio, ni povas atenti, ke ĉi procedo estas plirapidiginda. Krom urboj, radion aŭskultas ankaŭ vilaĝo. En ĝi aperas jam la ĉeloj de l’ Societo de Radio-Amikoj, en ĝi aperas grandega bezono en aŭskultado de raportoj, lekcioj, informaĵoj, de programoj destinitaj por ĝi. La karaktero de plenumado devas esti aparte atentita en nia lando, havanta grandegan amason da kamparanaro, avidanta aliĝon al la kultura vivo.

Ligite kun tio ĉi staras la problemo pri metodoj de teknika priservo de radiomuntaĵoj, pri kreo de moveblaj radiostacioj, pri malkara aparataro, pri ĉio, kio povas ebligi eliron al la celado de

— paĝo 6 —

kamparanaro al la interligo kun industria kulturo.

Ne malpli gravan signifon havas la laboro en Ruĝa Armeo. Ruĝarmeano en multaj okazoj ligita kun vilaĝo aŭ kun laborista parto de urbo, povas esti kondukanto de radioteknikaj scioj, povas esti unu el seriozaj organizantoj de radiefiko en vilaĝo. Tio estas krom la avantaĝo, ke en la Ruĝa Armeo mem eksponado de radioteknikaj scioj flanke de ruĝarmeanoj kaj komandantaro akcelos plifirmiĝon de tekniko de laborist-kamparana Ruĝa Armeo.

Fine, dume nur embria laboro estas farata en la science-esplora regiono. Se dum la unua Tutsoveta Radioekspozicio ni vidis ekzemplojn de memstaraj konstruaĵoj de apartaj radio-rondetoj kaj radio-amatoroj do kun ĉiu sekvanta monato ĉi laboro kreskas ne nur en la kvanto da malgrandaj laboratorioj de esplora laboro, sed ankaŭ en la kvalito de la esploroj. Grandegan helpon en eksperimentado de tio, kio estas produktata de niaj uzinoj kaj laboratorioj, adapto al la plej diversaj kondiĉoj de radioaparataro, prezentas niaj radiolaboratorioj, efektivigantaj esplorosciencan laboron, per ĝi kompletigantaj siajn sciojn kaj plivastigantajn per la samo sian kvalifikon en radio-afero.

Jen estas la rapida cito de la plej fundamentaj problemoj, kiuj staros dum la Tutsoveta Kongreso de Radio-Amikoj. Por solvi ilin ni devos meti firman bazon sub la organizon de radioamatoreco. Por subteni analogajn paŝojn, evidentiĝantajn inter laborulaj radio-amatoroj de aliaj landoj, ni celos kreadon de konforma internacia organizaĵo. En tio al ni praktike helpos tiu lingvo (Esperanto), en kiu ni faris niajn unuajn raportojn por alilandaj k-doj.

En solvado de ĉiuj problemoj, starontaj dum la Kongreso, ni devos gvidi nin per la samaj principoj, kiuj estas metitaj kiel bazo de laborist-kamparana socieco — por la vasta amaso kaj per la vasta amaso de laboruloj.

Kontrakto

Inter la grupo Chemnitz de la Lab. Esp. Asocio kaj la grupo Chemnitz de l’ Lab. Radio-Klubo estis akceptata, je la 30. septembro 1925 jena kontrakto:

Pro reciproka subteno kaj disvastigo de ambaŭ organizaĵoj aspiritaj celoj kuniĝas ambaŭ korporacioj je interesidenteco, atentante jenajn kondiĉojn:

  1. Reciproka publikigo de ĉiuj unuiĝaj aranĝaĵoj, kaj reciproka livero de po 3 ekzempleroj de fakgazetoj.
  2. Arango de kursoj kaj paroladoj.
  3. La apartenantaj al la Radio-Klubo, akceptiloj povas esti disponataj al L. E. A. grupo. Por uzado de iloj la L. E. A. grupo pagu kotizaĵon por konservadi la ilojn.
  4. La L. E. A. grupo havas la taskon: a) Laŭ bezono havigi eksterlandajn Radio-gazetojn. b) Pretigi interrilatojn kun eksterlandaj sendstacioj. c) Per tradukaĵoj kaj korespondaĵoj subteni la laboron de l’ T. K. d) Per kreado kaj disvastigo de rilatoj kun lab. radioamatoroj tutmondaj la L. E. A. grupo havas la specialan taskon, fari la prepar-laboron por kreo de Lab. Radio-Internacio.
  5. Pri la laboro farita estu raportata kvaronjare.
  6. Ĉe internaj unuiĝaferoj nur la aktivaj membroj havas parol- kaj voĉdonrajton, ĉe aliaj okazoj la membroj de ambaŭ organizaĵoj havas egalrajtojn.
  7. La disigo de l’ kontrakto okazos per voĉdonplimulto de l’ membrokunveno.

Kamaradoj! Helpu al la “Pioniroj” de la Laborista Radio-Internacio.

Por la Esp. Sekcio de la Lab.-Radio-Klubo Chemnitz Kurt Lösch.

Esp.-Kurso per Radio

Moskvo. Laŭ la decido de l’ prezidantaro de Societo de Radio-Amikoj estas organizata radio-kurso de Esperanto per la stacio je la nomo de Komintern. Tiu stacio estas bone aŭdebla en la tuta eŭropa parto de Sovetio kaj jam delonge radioamatoroj petis, ke Esperanto estu instruata per tiu ĉi stacio.

Eĥo al artikolo de k-do Remers

Kun intereso mi tralegis artikoleton de k-do H. Remers en n-o 18 de “Senn.”. Por mi tute nova estis la informo, ke en Germanio ekzistas ekzameno por havi la rajton starigi kaj funkciigi radio-ricevilon. Kio min interesis pri alia lando, tio verŝajne interesos okcident-eŭropajn k-dojn pri mia lando.

Do jen: en Sovetio ne estas bezona iu ajn ekzameno ricevi la rajton starigi kaj funkciigi ricevilon. Oni bezonas nur iri al plej proksima poŝt-oficejo, tie plenigi 5—6 demandan enketon, pagi jaran abonsumon — kaj ĉiuj formalaĵoj estas finitaj. Abonsumo estas jena: ruĝarmeanoj, invalidoj kaj lernantoj pagas por tuta jaro 50 kop. (iom pli ol unu germana marko), sendepende kian ricevilon ili havas, laboristoj kaj oficistoj — 1 rublon jare por detektora ricevilo kaj 2 rublojn jare por valva (katodlampa) ricevilo; ceteraj sociaj kategorioj — 5 kaj 10 rublojn por jaro. Lernejoj, infandomoj kaj ruĝarmeanaj kluboj pagas neniom.

Estus bone, se k-doj el aliaj landoj publikigus en radio-anguleto de “Senn.” similajn informojn. G. Dem.

Alvoko!

La ĉiujara kongreso de la Brita Ligo de Esp-aj Socialistoj okazos en Sheffild 3. ĝis 4. aprilo. Preskaŭ ĉiu BLES-ano ne agema estas SAT-ano sed por plene diskuti la interrilaton la ekzekutivo de BLES kore invitas ĉiun SAT-anon ĉeesti kaj partopreni en la diskuto. C.W.S. 13 Dewsbury Rd. London NW. 10 informon, pluan donos al vizitonto. M. Starr

≡ DIVERSAĴOJ ≡

Aŭtoremo

Ĝis ĵusa horo mi opiniis, ke traduko de iu artikolo aŭ libro en alinacian lingvon ankoraŭ ne sufiĉas por ke tradukinto rajtis subskribi ilin kiel siaj verkoj. Ho ve! Ŝajnas, mi ĉiam eraris, aŭ Esp-o esceptas!

Jen 18(79) n-o de “S-ulo” per artikoleto “Esperanton en lernejon” konvinke pruvas tion.

Kvankam ĝi estas laŭvorta traduko de samtitola artikolo el rusa “Instruista Gazeto” ĝin ornamas — anstataŭ veraj aŭtoroj — subskribo — “Suvorov Leonido (Urjenj) 5402”.

Mi larmas senfine pro senkronigo … Restas nur timi, ke iumatene vekiĝinte mi ekvidos sur fibrbreto “For neŭtralismon!” … kaj ho miraklo! … Lanty estas for — anstataŭ — Suvorov! V. Ĵus.

Kvankam ni ne povas sen klopodoj kontrole kompari la esp. tekston kun la rusa teksto, ĉar ni, simplaj proletoj, ne estas poliglotoj, ni petas niajn kunlaborantojn, ke ili bonvolu honeste subskribi: ĉu tradukinto, ĉu verkinto. Aliel — nin povus trafi tre malagrablaj sekvoj. Se estas tradukaĵo, bonvolu citi la nomon de la aŭtoro. Red.

Ni helpu al proletaj organizaĵoj!

Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro.

Multaj organizaĵoj gelaboristaj, gejunulaj, geknabaj volas scii: kiel vivas, pri kio pensas, kien celas laboristoj, junuloj, geknaboj de eksterlando.

La sola barilo por interrilato estas lingva demando, ĉar lingvoj t. n. “internaciaj”: angla, franca, germana, jam perdis siajn signifojn. La granda nombro de laboristoj ne havas eblecon lerni unu el nomitaj lingvoj, laŭ manko de libera tempo kaj mono. Ni, esperantistoj, estas la plej feliĉaj homoj, ĉar ni jam delonge havas senperan interskribadon kun laboristoj de la tuta mondo.

Sed ni ne devas kaŝi niajn eblecojn.

Nia tasko devas esti:

“Helpu al ĉiuj revoluciemaj laborist-gejunular-geknaborganizaĵoj kunligiĝi eksterlandajn organizaĵojn!”

Praktike ni devas fari jene:

“Ricevinte leteron de ia organizaĵo, ni traduku ĝin en esperanto, kaj transsendu al esperorganizaĵo de la sama urbo. Kien ĝi (letero) estas adresita. Esperorganizaĵo, ricevinte ĝin tradukis nacilingve kaj transdonas laŭ adreso.”

Fariĝonte perantoj, ni sammaniere praktike uzos nian signaldiron:

“Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro.”

Kaj multaj malamikoj de esperanto facile fariĝos amikoj de nia kara lingvo Esperanto.

Mi opinias, ke ni seriaze devas pridiskuti ĉi demandon.

Kamaradoj! Skribu viajn opiniojn.

B. Belakov (3935)

— paĝo 7 —

Kiel estiĝas gazeto?

Konsiderante, ke granda parto de nia legantaro ne scias la estiĝon kaj fabrikadon de gazeto, ni volas en sekvanta artikolo koncize pritrakti tiun ĉi temon.

Por pli bone informi nin, ni iru unue en la redaktejon. La redaktistoj kolektas kaj kontrolas la artikolojn kaj noticojn, ĉiu laŭ sia speciala parto, kiuj estas verkitaj de ili mem aŭ de siaj kunlaborantoj. (Ĉe ni nur unu redaktanto faras tiun laboron krom la panakira laboro). Ili kvazaŭ la lastan fojon “fajlas” la kelkfoje tre krude ĉarpentitajn konstruerojn spiritajn kaj liveras tiel la fundamenton al la teknika laborejo: la manuskriptojn. Do karaj legantoj, ni ankaŭ sekvu al la manuskriptoj en la kompostejon.

Alveninte en la kompostejo ni vidas, ke la ĉefkompostisto disdonas la kompostotan materialon al diversaj kompostistoj. La ĉefkompostisto estas respondeca, ke ĉiuj laboroj disdonitaj ĝustatempe pretiĝas por ke akurata funkciado de la aliaj laborfakoj estu garantiata. Krom tiu disponado li aranĝas la preparon por la kunmetado de la gazetkolonoj. Tuj, kiam pli granda kvanto estas preta, li povas komenci tiun laboron. La kompostado mem okazas laŭ du procedoj: parte per la mano, parte per la kompostmaŝino. Principe ĉiuj komplikaj kompostaĵoj (tabeloj ktp.) estas kompostataj nur per la mano, ne pro kaŭzoj de laborkapablo de la maŝino, sed pro pure ekonomiaj konsideroj. — Unue ni rigardu la laboron de la mankompostisto. Preskaŭ viralta stablo, sur kiu troviĝas la oblikve metita kompostkesto, prezentas lian laborlokon. Tiu ĉi kompostkesto, per multaj horizontalaj kaj vertikalaj listeloj estas dividita en fakoj kaj kiuj servas kiel ujo de litertipoj. En ĉiu fako troviĝas multegaj tipoj konsistantaj el alojo (plumbo, antimono ktp.), la supra parto estas dividita laŭ alfabeta sekvo (A, B, C ktp.). La malsupra parto servas pli al praktikaj bezonoj. La minuskloj kuŝas laŭ sia plej ofta bezono en diversaj grandaj fakoj kaj plej proksime al la mano de la kompostisto (e, n, a, d, m ktp.), la malofte uzataj pli malproksime. Pluraj fakoj enhavas la interpunkcisignojn, dume la aliaj enhavas la ekskluzivaĵojn (tiuj estas metalbastonetoj simile al la litertipoj sed ne tiom alta kaj sen tipoj, ili estas dum la presado pli malaltaj ol la tiparo kaj tiel formas la vakan lokon, kiun la leganto rimarkas inter la unuopaj vortoj).

Rigardante pli precize la kompostiston, ni konstatas, ke la kompostisto jam precizigas sian mankompostilon. Tiu ĉi estas la nura ilo de la kompostisto. La mankompostilo estas oblonga kestforma ujo, la antaŭa flanko sen vando kaj ĝi konsistas el ŝtalo aŭ nikelo kaj en formo de grifelkesteto, kiel ni uzis ĝin dum nia lerneja tempo. La kompostisto tenas ĝin en sia maldekstra mano kaj per la dekstra mano li prenas la litertipojn kaj metas ilin en sian instrumenton. Per la ekzercado, tio okazas tiom rapide, ke la de la manuskripto legataj vortoj jam dum la legado estas prenitaj kaj formataj. Kiam unu linio estas kompostita, tiam ĝi estas izoligata per metalbastoneto, kiuj ekzistas en diversaj dikecoj, tio estas la interlitera spaco, kiu povas esti grandigata aŭ malgrandigata, ke la linio firme troviĝas en la kompostilo. Por alceli egalan kompostadon kaj kunpremon, servas kompostlinio, (latunsplinto). Tiel viciĝas linio post linio ĝis la mankompostilo estas plena. Per precipa lerteco, kiun oni teknike nomas “ellevi”, oni metas la enhavon de la “kulero” sur la “ŝipon”. La al tio servanta kolonŝipo konsistas el fera plato kun pli altigita rando laŭ longo kaj larĝo simile al gazetkolono. Tiel ripetiĝas la samo ĝis la ŝipo estas plena. Ĉar en la gazetfabrikado oni nur havas malmulte da tempo por finprodukti la gazeton pro tio pli longaj artikoloj “estas tranĉataj” t. e. de la sama manuskripto estas partoj donitaj al pluraj kompostistoj, kiuj poste la koncernan artikolon laŭvice metas sur la ŝipon. Kiam kolono estas kompleta oni metas ĝin en la kopipresilon en kiu oni fabrikas la presprovaĵon. Tiu ĉi provopreso estas necesa por forigi preserarojn, kiuj malgraŭ pleja zorgemo de la redaktoroj kaj kompostistoj enŝteliĝas. —

Por elimini laŭeble la erarojn la kompostaĵo estas kovrata per farbo, tio okazas per manpremilo kaj poste estas surmetata paperfolio. Sur tiu nun glitas la peza fertamburo. La tiel estiĝantan presprovaĵon ricevas la kompostistoj, kiuj korektas la kompostaĵon. — (Daŭrigota)

★

LA VARBA PERIODO POR “SENNACIULO” DAŬRAS KONSTANTE

★

Kiu estas kulpa?

Originalo de -f Leipzig

(Fino)

Mia edzino ridis pri mi rilate al la riproĉoj. Laŭ ŝiaj diroj estis tute nenio; nur miaj imagoj, kaŭzataj per troa nervozeco.

Ĉu mi eraris kaj vidis fantomojn? Ne, tute ne!

  1. januaro

Ĉu mia sanstato plimalboniĝas? Mi ĉiam estas tiel ekscitita, kelkfoje mi moviĝas kiel somnambulo … Ĉu mi eraras, aŭ ĉu mi devas esti atentema? Ĉu ili amindumas, mia kara edzineto kun la friponoj?

Ha, la riĉaĵo eble estas bona ilo por li, logi kaj tenti ŝin al adulto!

Ĉu ili jam …?

Gardu vin, mi observos kaj surprizos vin!

  1. februaro

Mi pravas.

Hodiaŭ mi trovis latereton, ĉarme odoranta je parfumo. Ĝia enhavo pravigis miajn timojn. Kelkfoje ili jam renkontiĝis matene, dum mi laboras, ĉu en kafejo, ĉu en parko. — Tio estas la komenco. — Per ĉi letero li invitas ŝin en sian vilaon al dolĉaj kareshoroj …

Nepripenseble!

Miaj nervoj krevas!

Mi freneziĝas!!

“Venĝo” mi kriegis kaj — konvulsiis …

  1. februaro

Pasintan nokton mi ne dormis, turniĝis daŭre en la lito. Nur unu penson mi cerbumis: venĝo!

Mia venĝo venos, ŝtelinto de edzino mia. Morgaŭ, morgaŭ estos la tago! Mi venĝos, venĝos!!

Nokte, dum via diboĉado venos la diablo … kaptos vin … mi …

Ha, mi sovaĝiĝas … morgaŭ … diablo …

Gazetraporto de l’ polico.

Murdo!

Pasintan nokton patrolanta policisto observis ŝajne ebrietan personon, kiu persiste ĉirkaŭis la vilaon, apartenanta al sinjoro moŝto M. La policisto admonis lin hejmeniri por malebriiĝi post dormo. Nun evidentiĝis, ke tiu persono estas la murdinto de la filo de l’ fame konata uzinpozedanto M. La murdinto estas malliberigata. Motivoj por la faro ne jam estas konataj. Li mansufokis lin kiel beston. Post la fiago li konvulsiis, restis ĝis nun en konstanta, altgrada febro.

La alvoko de l’ advokato finis:

“Legantaro proleta, nun juĝu. Ĉu nia samklasano estas kondamninda? Ĉu jenaj ekspluatantoj, kiuj elsuĉas nin ĉiurilate, rajtas ŝteli la animon nian, rajtas enrompi en niajn edzecojn por frandi kaj ĝuaĉi dum amo-aventuroj? Ili, kiuj ĉiam mokas kaj malestimas la laboristan klason, ili diboĉu kaj adultu en sia rondo.

Nia kamarado estas nervmalsana, viktimo de l’ milito. Ĉu li estas priresponda por la ago, en ekstazo farita?

Proletoj, amase protestu kontraŭ la misjuĝo, ni malebligu la ekzekuton.

Pripensu, ke ankaŭ vin povas trafi la sama sorto, se iu ekspluatanto rabas vian animon, vian inon …

Kiu estas kulpa? Ĉu la mizero, kiu oftfoje kaŭzas tiajn malfirmajn, degeneritajn karakterojn inajn?

Ĉu la milito, detruanta la nervojn de l’ bedaŭrindulo, kiu venĝis sian honoron?

Aŭ ĉu tiu dando, kiu aroge ŝtelis sur fremda kampo? …

— paĝo 8 —

K-do Swells pledas por Esp-o

  1. de januaro n. j. k-do Swells, vicprezidanto de angla sindikata kongreso, alveninta en januaro al Sovetio, vizitis kunsidon de l’ prezidantaro de MGSPS (Moskva Gubernia Intersindikata Konsilantaro). Dum sia parolado k-do Swells diris interalie jenon (mi citas laŭ ĵurnalo de sovetaj sindikatoj “Trud” [laboro], n-o 18, 22. jan. 1926):

“Mi ekstreme bedaŭras, ke diversaj taĉmentoj de laborista klaso ĉiulanda ne havas komunan lingvon. Mi ne scias, ĉu tia lingvo estos Esp-o, sed mi estos preta konsenti pri tiu ĉi lingvo por plifirmigi la ligon inter laboristoj diverslandaj.”

Sovetaj k-doj povas sincere danki k-don Swells por lia iniciato starigi antaŭ moskvaj sindikat-gvidantoj la problemon pri lingvo internacia. Sed ĉu sovetaj k-doj, inter kiuj estas multaj sindikat-laborantoj, ne eklaboros pli vigle por ke sovetaj sindikatoj komencu vaste praktiki Esp-on en siaj internaciaj rilatoj? Des pli, ke jam antaŭ kelkaj jaroj du sindikatoj (PTT kaj art-laborantoj) akceptis Esp-on oficiale! Ili nun ekpraktiku plej larĝskale! G. D.

Al ĉiuj mikologiaj, mikrobologiaj kaj fitopatologiaj laboratorioj

Jenan alvokon ni petas laŭeble peri al koncernaj institucioj kaj interesuloj.

Por la entreprenita en nia laboratorio granda kompara esploro de ĉiuj specoj de la gento Fusarium’o Link, necese estas granda kvanto da reprezentantoj de la gento, kiuj diferencas laŭ sia deveno aŭ apartenon al diversaj specoj de la gento.

Estantaj muzeaj aroj de la specimenoj de fungoj estas ne sufiĉe plenaj por la entreprenita laboro. Tial ni nin turnas al ĉiuj mikologiaj, mikrobologiaj kaj fitopatologiaj laboratorioj kun peto helpi nin per sendo de vivaj kulturoj de la Fusariumoj aŭ de la specimenoj de plantoj infektitaj per tiuj ĉi fungoj.

Por ke en presotaj artikoloj pri rezultoj de la esploro ni povu ĝuste priskribi devenon de la kulturo, necesas aparte de sendata kulturo sendi leteron en kiu montri:

  1. Nomon kaj adreson de la sendanta la kulturojn laboratorio aŭ persono.
  2. Nomon de la planto el kiu estis eligita la sendata kulturo.

Adreso: Mikologa Laboratorio de M. S. Dunin, Moskvo (Ruslando) Ul. Gercena, d. 14, k. 21.

≡ KRONIKO ≡

Lastatempe la gek-doj eluzas la raportojn por “Kroniko” por anonci koresp. kaj aliajn dezirojn. Tio bedaŭrinde ne estas allasebla. Unue por korespondanoncoj ekzistas aparta rubriko en “Senn.” Plue, se la gek-doj deziras presmaterialon por tagaj gazetoj, ili uzu la SAT-organojn: “Senn.”, “S.-R.”, aŭ ili turnu sin al: Prol. esp. presservo. Adr.: 715 Leipzig, 1484 Wien. (Vidu en Jarlibro de SAT.)

Angolo (Portugala Okcidenta Afriko)

Loanda. Esp-a movado en ĉi afrika urbo estis jam de longe nenio. La nombro de esperantistoj en la tuta kolonio ne superas 11, se niaj sciigoj estas ĝustaj. En la ĉefurbo, Loanda, estas troveblaj nur 3 “samlingvanoj”, el kiuj unu estas membro de SAT, cetere la sola en tuta Angola.

Tamen, pro la fondiĝo de la unua Lab. Sindikato ankaŭ aperas bonŝanco por SAT-movado en Loanda.

La 18. jan. estis starigita la nuntempe sola en Loanda kurso de Esp-o. La lernantoj estas ĉiuj laboristoj (fervojistoj) kaj ties nombro estas limigata pro la malvasteco de la lernĉambro en la hejmo de k-do Barreira, ties gvidanto, kaj pro tio, ke ĉi hejmo kuŝas je kelkaj kilometroj de la urbo mem. La kurso ankaŭ estas farata sen libroj, ĉar tiuj malestas ankoraŭ ĉe ni.

Ĉiuj membroj de la sindikato tre interesiĝas pri esp-o kaj SAT. J. P. B.

Francio

Lyon. La 13. jan., la Miksa Komitato Intertendenca por sindikata unueco en Lyon, kiu grupigas 20 sindikatojn, sendis el Göteborga metallurgiista sindikato plej bonajn kuraĝigojn kaj esperojn, ke la Sveda Unueckonferenco helpu al kontraŭ-faŝista batalo kaj venko, kaj akceptu esp-on kiel oficialan lingvon internacian. Tiu letero esprimas la deziron de 20 000 sindikatanoj el 3 tendencoj.

La 23. jan., en kunveno de Sportlab. Klubo, SAT-ano 132 paroladis pri utileco de helplingvo por laboristaro. La 25. jan., la Esp. Lab. Grupo komencis sian serion da ĉinmonataj perfektigaj kunvenoj, per parolado de SAT-ano 132, kiu bone klarigis al novaj grupanoj, la necesecon de lab. mov. esp., rilate praktikon kaj propagandon.

Nia movado pli kaj pli progresas. En organizaĵoj tieaj, la gvidantoj ne plu konsideras nin kiel malseriozulojn. Ili konscias, ke ni ja estas veraj internaciistoj. Kursoj ĉiam bone funkcias. Baldaŭ nova unuagrada kurso estos malfermata. Ni daŭrigas nian agitadon, dezirante, ke ĉirkaŭantaj grupoj (St. Etienne, Grenoble) imitu nian ekzemplon. SAT 132

Germanio

Ammendorf b. Halle. En Ammendorf estas fondita lab. esp-o grupo. 28. de jan. komenciĝis en la hejmo de turista asocio “la naturamikoj” kurso kun 36 kursanoj. Gvidanto estas k-do Willy Zimmermann. En monatprogramo de la naturamikoj aperis raporto pri esp-o kurso. En ĉi tieaj laboristaj gazetoj “Klassenkampf kaj Volksblatt” aperis propagandaj artikoletoj per esp-o.

En la “Volksblatt” ankoraŭ aperis artikolo: Esp-o en la medicinaj rondoj de Japanujo.

Sovet-Unio

Andreevŝĉino (vilaĝo en Sovet-Unio). 28. jan. en loka lernejo laŭ peto de la gelernantoj estas malfermita esp. kurso kun 23 gekursanoj de aĝo 11—16 jaroj. Oni decidis starigi la Esp-lernadon sur aktuala viveca bazo. Oni tuj post kelkaj lecionoj komencas korespondadon kun eksterlandanoj por lerni Esp. per verko kaj lego de korespondaĵoj sendotaj kaj ricevotaj. Oni petas gek-dojn alilandajn (junajn kaj maljunajn) skribi al ni pri diversaj temoj, precipe pri vivo lerneja kaj socia en diversaj landoj. Respondo estas garantiita.

Adresu al kursgvidanto, k-do J. Golubcov por Esp. grupo, poŝt-ofic. Koskolovo, Leningradskaja, gub, Sojkino-Andreevŝĉino, Sov.-Unio.

Novoĉerkassk. Fine de l’ jan. estas organizita grupo de komencantoj ĉe Industri-Ekonomia-Teĥnikumo de urbo Novoĉerkassk. 30 partoprenantoj, la grupo estas subvenciata el kaso de sovetservantoj-profunio. — La murgazeto “Teĥnikuma” regule aperigas en ĉiu numero esp. angulon “Tribuno de laboristoj el ĉiuj mondpartoj” materialo estas kompilata el “Senn.” kaj el leteroj eksterlandaj. Por ke sukcesu ĉi-grava entrepreno, ni petas k-dojn ĉiulandajn sendi siajn raportaĵojn pri vivo laborista k. ĉ. en iliaj landoj. Reciproke ĉiu revokiĝonto ricevos ĉion interesantan lin pri la lando de Sovetoj. — Aparte ni turnas nin al SAT-anoj, loĝantaj en siaj urboj, kie troviĝas lernejoj analogiaj al la nia t. e. preparantaj laborulojn de kooperacio: instruistoj de kooperacio, librotenistoj k. t. s. Tiuj k-doj anonciĝu por interligo de ambaŭ lernejoj al jena adreso: Novoĉerkassk, Kommunalnaja, 24. PET de k-do N. Fedotov.

Alvoko!

Laborista Ligo Esp-a en Ĉekoslovakio, centro Plzen aranĝos sian IV. ĝeneralan kunvenon la 7. marto je la 8. horo matene en laborista-domo “Peklo” en Plzen. Partopreno de ĉiuj delegitoj nepre necesa. Sekcioj, kiuj ĝis nun ne aranĝis ĝeneralajn kunvenojn, okazigu ilin dum tiu-ĉi monato, kaj delegu en ĝeneralan kunvenon de “Ligo” la plej kapablajn gek-dojn. LLE rekomendas al ĉiuj membroj aliĝi al SAT kaj aboni “Senn.” Ĉar en Ĉeĥoslovakio estas ankoraŭ multaj, kiuj ne estas membroj de LLE, estas necese tuj aliĝi, por ke laboristaro havu en respubliko grandan asocion, kiu povu bone zorgi kaj batali por laboristaj tendencoj. Estas senutile havi multe da societoj laboristaj sen forta centro. Al ĉiuj laboristoj-esperantistoj ni vokas, subtenu laboristan movadon kaj helpu labori. Pešek Jos.

[REKLAMO p.8] ORIENTA BLOVO — MALGRANDA KRESTOMATIO DE “SENNACIECA REVUO” — 32-paĝa, broŝurita, prezo 0,40 mk. — ELDON-KOOPERATIVO DE SAT, ADMINISTREJO: R. LERCHNER, LEIPZIG, COLMSTR. 1 (Germanio)

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 75, 4-a de marto 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

SENNACIULO

2-a Jaro, N-o 23 (75) — APERAS SEMAJNE — 4. Marto 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT: 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

Laboristaro kaj faŝismo

Ju pli granda la disfalo de lando en politika kaj ekonomia rilatoj, des pli diversaj partioj kun pli aŭ malpli serioza fundamento ekfondiĝas.

La plej grava, kaj por la laboristoj danĝera movado, kiu post la mondmilito fondiĝis, estas la faŝismo. La faŝista movado ne estas unika, eĉ male, en neniu alia politika partio troviĝas tiom da diversaj tendencoj kiel en la “antikapitalista” movado de la faŝistoj. En ĝi estas reprezentataj la plej diversaj elementoj, de “veraj” 100 procentaj patriotoj kaj pranaciuloj ĝis moderna etburĝa faŝismo.

La endanĝeriga stato, kuŝanta en la faŝista movado por la laboristaro ne estas la multaj arsenaloj pli aŭ malpli sekretaj, kiujn ili posedas. Ankaŭ ne el la propagando antisemita ĝi rezultiĝas, kiu cetere jam estas malnova afero. Mi nur rimarkas, ke ĝis nun la antisemitismo ne domaĝis al la hebreoj. Se tio estus, inverse neniu hebreo plu ekzistus sur la tero. Oni ja kelkfoje liveris provojn de ekstermadoj hebreaj. En Hispanio oni ilin radikale ekstermis kaj en Rusio oni purigis tutajn provincojn de la diablo kaj hebreoj. Sed malgraŭ tio oni povas konstati, ke la rezultoj de tiaj ĥirurgaj procesoj ne estis tiel, kiel ili nun estas sopirataj de la faŝistoj. La faŝista danĝero ankaŭ ne konsistas el la diversaj konspiroj kaj atencoj kontraŭ laboristoj kaj ties proprajo.

La efektive granda, kaj serioza danĝero de la faŝista movado estas, la evoluo de la nacisocialista partio kiel amaspartio, uzurpante ne nur la etburĝularon, sed

Desegnaĵo: homa kranio kun ponardo trapikanta ĝin, kaj hakilo ligita per ŝnuroj super la kranio — simbolo de la faŝista teroro.
Desegnaĵo: homa kranio kun ponardo trapikanta ĝin, kaj hakilo ligita per ŝnuroj super la kranio — simbolo de la faŝista teroro.

Desegnaĵo: homa kranio kun ponardo trapikanta ĝin, kaj hakilo ligita per ŝnuroj super la kranio — simbolo de la faŝista teroro.

ankaŭ larĝajn proletarajn amasojn, precipe en Germanio.

La faŝistoj ne sukcesas varbi laboristojn pro ilia kontraŭrevolucia karaktero. Ili sukcesas, ĉar taktike kaj demagoge ili agas, kovrante ilian monarkistan kernon per revoluciaj frazoj. Ili propagandas per signaldiroj, kiujn eĉ komunistoj trankvile povus apliki.

Ili fulmotondras kontraŭ rabema kapitalo kontraŭ la impostoj troaj ktp. Kaj tio estas la kaŭzo per kiu certa parto de la laboranta popolo estas logata al ili.

Sed tio nur estas ilia teorio, la praktiko montras tute alian vizaĝon. Rigardu tien, kie la faŝistoj uzurpis la potencon ŝtatan. Kia teroro regas kontraŭ la laboristoj. Komparu Italion, la patrolandon de la faŝismo, rigardu al Hungario ktp.

Sennombraj estas la viktimoj de ilia terorreĝimo, ne priskribebla la detruo de la laboristhejmoj kaj sindikatoj. La gazetoj katenitaj, balota batalo perfortita, regas trompo kaj korupcio. Ke hodiaŭ la faŝista movado en certa grado plimalgraviĝis, tio ne estas merito de la laboristoj. Bedaŭrinde ne. Ke hodiaŭ faŝismo ne plu estas tiom aktuala tio estas tute historia evoluo. La hodiaŭaj potenculoj, la posedantoj de fero kaj karbo ne plu bezonas ĝin. Regas nun denove enseligita “pezindustrio”, internacie forte interligita. Faŝista movado pro la nuntempa “superfluo” kaj internaj kontrastoj mortiĝos, por denove ekstariĝi se tempo postulas. Tiam grandkapitalismo denove monsubtenas ilin por sklavigi la laboristojn. Kaj la laboristaro ege tion devas observi, por malebligi la renaskiĝon de la mortigista bando. Ni kutimiĝu lerni el la faritaj eraroj. Voko.

ĈIU PROLETO EN FAŜISTA TENDARO — KONTRAŬULO DE L’KLERA PROLETARO! PLENUMO DE DEVO GRAVEGA POSTULAS — KE NI LIN EL TIU TENDARO ELTIRAS!

— paĝo 2 —

Ekonomia stato en Anglio

La laboristoj sin organizas en sindikatoj por sin protekti, sed same faras l’ posedantoj.

La dungantoj limigas produktadon (kaŭĉuko, teo . . .) por altigi prezojn kaj ankaŭ por kontraŭstari la postulojn de sindikatoj por pli alta salajro. En kelkaj landoj ili celas ankaŭ senleĝigi la sindikatojn. Ili malebligas al laboristoj, kiuj laboras ĉe ili, aparteni al sindikatoj, kiel tio okazas en kelkaj gravaj trustoj de Usono. Aŭ ili tute ne rekonas sindikatojn, kiel en Danio, Svedio antaŭ la milito.

Estas metioj en kiuj la virinoj superas en nombro la virojn. Tiuj tenas la salajron sur malalta nivelo por la tuta metio. Tiuj metioj estas nomataj “ŝvitigaj metioj”. Virina sindikato ne estas tre ofta, ĉar virinojn organizi estas tre malfacila afero.

En 1908 estis starigita Metia Konsilantaro, kies devo estas zorgi pri 3 milionoj da laboristoj, t. e. 1/5 parto de la tuta laboristaro. Ĝi fiksas la minimuman salajron, ankaŭ havas povon devigi la laboristojn submetiĝi al la dungantoj.

Por limigi la ŝvitigemon de la posedanta klaso, la parlamento faris ankaŭ leĝojn fabrikajn, sanigajn kaj asekurajn, kaj pagas al inspektoroj, kies devo estas zorgi pri plenumo de tiuj leĝoj.

Por forigi disputon inter dungantoj kaj la laboristoj en kelkaj landoj de Brita Imperio estas tiuj rimedoj:

  1. Metia Konsilantaro.
  2. Repaciga Konsilantaro, konsistanta el reprezentantoj de la dunganto kaj de laboristaro. Ĝi aranĝas laborkondiĉojn, salajron ktp. por certa tempdaŭro, kiel ĉe la fervojaj kompanioj kaj fervojistoj.
  3. Publika Enketo al diversaj fakoj en la industrio, por eltrovi kiun salajron la industrio kapablas pagi, kiel ĉe la karbministoj.
  4. Repaciga Konsilantaro kies decido estas deviga, kiel en Nov-Zelando. Tie tiu aranĝo tute malsukcesis. Dum la milito (1915) la brita registaro provis enkonduki tiun aranĝon per Municia Leĝo ĉe karbministoj de Kimrio. Laŭ ĝi, vi agas kontraŭ leĝo, se vi ne daŭras labori sub la nunaj kondiĉoj, kaj vi riskas esti enkarcerigata. La ministoj provokis la ĉefministron apliki tiun leĝon, ili strikis por pli alta salajro. Ili ĉesis labori. La registaro devis cedi, ĉar ne ekzistas eĉ dekono da necesaj pundomoj por enteni tian nombron da leĝrompantoj.

La nivelo, kiun difinas la Metia Konsilantaro, la Senlaborula Asekuro kaj la Zorgantoj pri Malriĉuloj, estas la normo de minimuma salajro ankaŭ por sindikatoj. La salajroj de sindikataj membroj estas treege malaltaj, tamen estus pli malaltaj, se ne estus sindikatoj.

Produktado daŭras fali, kaj multaj ekonomistoj timas, ke ne sufiĉos produktaĵoj por la bezono de loĝantaro.

Klariĝas pli kaj pli, ke socio entenas du antagonismajn klasojn, kies interesoj estas neakordigeblaj. Por mildigi la konflikton la dungantoj proponas al la laboristoj a) partopreni en la profitoj, b) aŭ kunestri la entreprenon. Ambaŭ tiuj proponoj nemulte taŭgas por agordigi la malamikojn (laboron kaj kapitalon); kaj ili estas ja bagateloj en la malharmonio de la nuna socio.

Municipalaj¹) aŭtoritatoj kaj Kooperativaj Societoj pagas al la laboristoj modelajn salajrojn, al kiuj laboristoj celas ankaŭ en privataj entreprenoj.

La senlaboruloj ricevas pro la Asekura Leĝo: viro 18 ŝilingojn, kun edzino 5 ŝ. pli kaj po infano 2 ŝ. pli; virino 15 ŝ.; junul(in)o 7 ŝ., 6 p. Tiu normo estas aplikata naciskale.

Lokaj komitatoj, kiuj zorgas pri apliko de tiu leĝo, al amaso da homoj rifuzas tiun helpon. Precipe suferas la fraŭlaj personoj, kiuj loĝas kun siaj parencoj. La komitatoj iras por helpo al la loka Zorgantaro pri Malriĉuloj, kies simpatioj varias laŭ distriktoj. En laboristaj kvartaloj la plejmulto de Zorgantoj estas el la laborista klaso, kaj ili kompare bone helpas.

Jen tipa helpa skalo de Zorgantoj pri Malriĉuloj:

Junio 1924—1925

edzo kun edzino . . . . . funt. 1 00/0
” ” ” kun 1 infano . ” 1 06/6
” ” ” ” 2 infanoj . ” 1 11/6
” ” ” ” 3 ” . ” 1 18/6
” ” ” ” 4 ” . ” 1 19/0
” ” ” ” 5 ” . ” 2 02/6
” ” ” ” 6 ” . ” 2 06/0
fraŭlo, loĝanta kun familio . . ” 0 10/0
” ” aparte . . . . ” 0 12/6
plus lupago, maksimume . . . ” 0 12/6
karbo somere . . . . . . . ½ kolovato
” vintre . . . . . . . . 1 “

El tiu sumo, la mono ricevata de la Asekuro, estas deprenata. La tuto ne povas esti pli ol funt. 3 semajne. Tiu pago varias laŭ distriktoj. En kvartaloj reakciaj, kie troviĝas la komercistoj kaj butikistoj, la malriĉuloj suferegas; ili ricevas tre malmulte. Kaj gefraŭloj ricevas nenion. La plej alta sumo al kiu rajtas homo, kiu iris militi por sia “reĝo kaj lando” kaj ricevis malsanon aŭ vundon, ne kapabla plu labori, estas pension je funt. 2. Se li havas familion, li tute same ne ricevas pli. Al asekura mono li ne rajtas pro tro longa senlaboreco. Li iras por helpo al Zorgantoj pri Malriĉuloj. El la sumo, kiun tiuj permesas al li kaj lia familio, ili deprenas la pension, ricevita pro domaĝo. Ili deprenas ankaŭ ĉiujn enspezojn, kiujn hejmen portas aliaj anoj de la familio. La helpo donata estas parte en mono parte en bileto, ŝanĝeblaj por manĝaĵoj.

En multaj industrioj la salajro varias de funt. 2 ĝis funt. 4 semajne. Do, oni vidas, ke tiu helpo estas ne tre avantaĝa. Helpmono de familio kun unu infano estas funt. 1 6/6, la lupago ĉirkaŭ 10 ŝ., bileto por la karbo 2 ŝ. 6 d., sume ĉirkaŭ funt. 2 semajne. Por pli granda familio la enspezo estas pli granda.

La daŭranta krizo montras neniun signon de ebla ŝanĝo. La produktado de bazaj industrioj estis por:

1924 1925 1913
karbo 92.2 88.2 100
fero kaj ŝtalo 86.7 76.2

La inĝeniera kaj ŝipkonstrua industrioj postulis pliatigon de salajro je funt. 1 semajne. La ministoj — ĝeneralan pliatigon de salajro. La lanaj metioj 10 %ᅠpli; la fervojaj la plenumon de la tuta skalo de la programo.

Pere de la ĉefministro, la dungantoj respondis la 30. julio, ke la salajroj en ĉiuj industrioj devas fali. Kaj ili ja komencis faligi la salajrojn, komencante per ministoj po 1 funt. monate. La dungantoj deklaris lokaŭton por devigi 5 % falon de la salajro de la lan-laboristoj. Ili minacas al la karbministoj. Ili proponis al la fervojistoj, ke ili “memvole rabatu” 5 %. Tiuj minacoj haltis, kiam la ministoj kontraŭstaris al la terposedantoj, kaj tiamaniere donis subtenon al aliaj ĉefindustrioj.

La vivkosto por 1925 estis 75,6 % super nivelo 1914 (100), sed en 1924 estis 74,7 % super la sama nivelo.

La salajroj por tiu jaro falis je 4 milionoj da funtoj, spite tia pliatiĝo de la vivkosto.

La senlaboreco inter la sindikatanoj kreskis de 8,7 % en 1924 ĝis 10,5 % en 1925. Estis 9 % en januaro kaj 11 % en novembro. Tio ne enkalkulas la nombron, kiu laboris neplenan semajnon en la kotona industrio, nur 39 ¼ horojn semajne, kaj en aliaj.

La sumoj ricevitaj, kiel subtenon de la Senlaborula Asekuro kaj de Zorgantoj pri Malriĉuloj:

S. A. Z. M. en tute
funtoj funtoj funtoj
sept. 1925 1 336/155 1 220/500 2 256/655
sept. 1924 1 199/316 1 045/900 2 245/216
pliiĝo en 1925 136/839 174/600 311/439

La nuna situacio estas pli malbona, ĉar por 2 monatoj de sept. ĝis novemb. en 31 distriktoj estis 56000 pli da homoj, kiuj postulis helpon.

La stato de diversaj kompanioj ne malpliboniĝis. Kontraŭe, ili faris pli da profito ol dum la antaŭa jaro. Laŭ la “The Economist” la meza profito de pli ol 1000 kompanioj estis:

1920 1921 1922 1923 1924
11,9 % 11,8 % 8,6 % 9,0 % 9,5 %

La krizo de 1921 montriĝis en 1922.

1924 jan. ĝis sept. 1150 kompanioj 9,6 % prof. 1925 ” ” ” 1150 ” 10,0 % ” 1924 elŝŭo de nova kapitalo funt. 215 milionoj 1925 ” ” ” ” ” 320 “

Tio estas en rekta kontrasto al la daŭra krizo, kiu estas perfortita sur la laborista klaso.

El tio ni konkludas, ke a) dum 1925 estis falo en la brita produktado. Ĝi estis eĉ malpli ol la malalta nivelo de 1924; b) tio kaŭzis pli da sufero al la tuta laborista klaso, nome senlaborecon, neplenan laborsemajnon kaj netolereblajn kondiĉojn por la senlaboruloj; c) tiu malaltiĝo ne malbone efikis al la kapitalista klaso, ilia profito estis pli alta ol en 1924.

Laŭ “Laborista Blanka Ĵurnalo” 16 ‘La Industria Krizo’. I. Floro, 3398

¹) Komunumaj.

— paĝo 3 —

Mallongaj informoj el la sindikata movado

La membra proporcio de l’ sindikataj tendencoj

Pri tiu afero ni povas ĉerpi jenajn interesajn ciferojn el la organo de germanaj libro-presistoj:

Fine de 1921 ĉiuj sindikataj tendencoj entute kalkulis 46 milionan membraron, en 1922 malpliiĝis la anoj ĝis 41 milionoj kaj 1923 estis ankoraŭ nur 36,5 milionoj da sindikatanoj.

La tendenca diferenco evidentiĝas el sekvanta tabelo. Do laŭ milionoj nombris:

1921 1923
La Amsterdam’a tendenco 22,4 16,5
La komunistaj sindikatoj 7,0 5,2
La kristanaj sindikatoj 3,8 2,4
La sindikalistaj sindikatoj 1,3 0,4

La membra perdo ne laste estas la rezulto de l’ multaj ekonomiaj krizoj. Nun estas observebla rea kresko.

La supereco de l’ anglaj sindikatoj en la “Intern. Sind. Asocio”

La anglaj sindikatoj laŭ kvanto membra havas la gvidan rolon en Internacia Sindikata Asocio. La sindikata organo entenas tre detalan raporton pri la stato de l’ sindikatoj en Anglio, kaj ne estas senvalore iom ĉerpi el tio.

Ankaŭ Anglio travivis gravan membran malpliiĝon kaj nur en 1924 ree ekkreskis la anaro. Dum en 1918 6 533 000 gelaboristoj apartenis al la anglaj sindikatoj, estis 1924 nur 5 531 000. Ĉar la evoluo ankaŭ en la lasta tempo daŭris, supozeble la truo en la nombro de 1918—1924 nun estas pleniĝinta. La nombro da organizaĵoj konigas jena tabelo:

Jaro Nombro de l’ organizaĵoj je la jarfino Nombro de l’ organizaĵoj: nove-funditaj likvid-itaj kun-funditaj Pli aŭ malplio
1920 1864 119 33 82 + 4
1921 1251 45 73 85 — 113
1922 1203 28 40 36 — 48
1923 1161 16 42 16 — 42
1924 1155 26 18 14 — 6

La germanaj sindikatoj devas pagi la strikon

La entreprenistoj de karbminejo en Oelsnitz (Saksio), kies laboristoj strikis pasintjare, turnis sin akuzante al la distrikta juĝejo kaj postulis rekompenson pro la suferinta malprofito. Kaj jen! — la juĝistaro sindoneme pravigas la senhavajn (!) entreprenistojn, kondamnante kelkajn sindikatajn estrojn por rekompensa sumo de 19933 markoj krom 2 procenta rentumo pro prokrasto. — Tiu okazajo sufiĉe montras, ke en Germanio ne ekzistas libereco por laboristaj organizajoj, kiun belvorte garantias la konstitucio. — Perforto triumfas super la justeco!

Por ke ne ripetiĝu tia skandaleca juĝo, la germanaj sindikatoj plej rapide devas starigi la necesan unuecon!

La religia eldonejo de germana sindikata asocio

En stranga maniero la supreskribita eldonejo forlasis la spiritan bazon de l’ batalo proletara konsiderante la “Novan Testamenton” grava verko etika kaj la fakton, ke religio estas “privata afero”, ĝi transprenis ĝian eldonadon, varme rekomendante la aĉeton al la sindikataj membroj: La etikaj temoj de l’ “Nova Testamento”, kiujn hipokriteme predikas burĝaro kaj pastraĉoj, ja resumiĝas en tio, ke la malriĉuloj, pacience suferu, ke ĉiu estu kontenta pri sia sorto, tiam ĝoje favoreme ilin akceptos en sian regnon. Ankaŭ oni amu siajn malamikojn (burĝaron?) kaj ne tuŝu riĉecon. Kaj la diroj bibliaj: “Donu al la imperiestro kio estas lia”, efikas kiel moko al la germana proletaro, kiu nuntempe energie batalas por tuta senposedigo de l’ iamaj regintoj. — Tio estas la danĝera etiko de l’ biblio!

Kiel oni komprenu “religio estas privata afero”? Nu, certe nur tiel, ke religio nenion plu koncernsa la ŝtaton.

Por la proletaro biblio estu la socialismaj dokumentoj kaj religio eksterrmenda malbono. Tion la gvidantoj de l’ “Eldonejo de Germana Sindikata Asocio” skribu al si en la albumon! E. M. 1072

Mizero en Nederlando

Kiel oni vivas en la torfregionoj

Unu el la plej malriĉaj partoj de Nederlando estas la provinco Drente, maldense loĝita, nekulturata regiono. La grundo de ĉi tiu provinco estas sabla kaj torfeca, la sola industrio estas la torffosado. Malriĉega estas ĉi tiu regiono. La laboristoj estas malbone pagataj, ili loĝas ofte en la torfo kaj sablo faritaj domaĉoj en mizeraj kaj malhigienaj kondiĉoj.

Nun jam delonge regas senlaboreco en ĉi tiu regiono. Senlaboruloj ricevas etan porsenlaborul-subtenon. Profesiaj organizaĵoj preskaŭ ne ekzistas ĉe ĉi tiuj tre malkleraj laboristoj. Organizita rezisto al la malbonaj vivkondiĉoj ne okazas. Troa mizero kaj troa malhavo igis ĉi tiujn homojn indiferentaj kaj apatiaj. Nun ili preskaŭ formortas kiel viktimoj de la mizerego . . .

Burĝaj ĵurnalistoj faris viziton al ĉi tiu regiono kaj skribas i. a. jene:

“Ni enrigardis multajn de ĉi tiuj kabanetoj kaj ankaŭ foje parolis kun la loĝantoj — la loĝantoj ofte ne estis hejme. Ĉiam la sama bildo de mizero, de senluma kaj senĝoja ekzistado; ne estis malespero, sed pleje nur senaga rezignacio.

Kelkaj faktoj:

Kabaneto el torfaĵtavoletoj, longa 4, larĝa 2 metrojn. Duperzona lito kaj infanoliteto. Alia dormejo ne ekzistas kaj tamen loĝas ĉi tie 12 personoj. Kiel ili dormas? Dekdu personoj sur kelkaj kvadratmetroj, sen fenestro; por aerumi oni devas malfermi la pordon.

La loĝantoj havas manĝaĵon, sed ĉio alia mankas. La vestaĵoj estas eluzitaj, tro maldikaj por ŝirmi kontraŭ la malvarmo. Litkovraĵo konsistas el ĉifonoj. Purigado preskaŭ ne povas okazi, pri higieno ne parolu. Kiel la infanoj eltenas tion? Plejofte ili ne eltenas ĝin, multaj mortas.

Alia bildo:

Kaverno estas fosita en la tero. La surfaco 4 kvadratmetroj, la alteco malpli ol 2 metroj. Tie loĝas viro, edzino, bofrato kaj 2 infanoj, unu de 6 kaj unu de 3 jaroj. Ni klopodas fari paroladeton kun la pli aĝa knabeto, sed li ne povas paroli, li estas turmentata de rakito¹). La pli juna infano statas ankoraŭ pli malbone, ĝi similas al suĉinfano, ĝiaj braketoj estas atrofiitaj²), el la okuloj ŝajnas la vivo foriĝinta.

“Ĝi estas iom nenormala”, diras la patrino kun rezignacio. “Kaj la kuracisto ne venas”, ĉar ankaŭ ĉi tion ni aŭdas: ne estas sufiĉe da kuracista helpo.

Malnova, neuzebla torfboato kuŝas en la kanalo. La holdo³) tralasas la akvon kaj estas neuzebla. En ege malgranda kajuto “vivas” viro, edzino kaj — ankoraŭ — sep infanoj. Dek vivantaj estaĵoj en kajuto de nur dek kubikmetroj, kajuto, kiu tralasas la akvon.

Senrada ŝarĝveturilo malgranda. En ĝi loĝas 70 jara virino kun sia filino. Ili devas dormi unu post la alia; estas nur unu lito. Enspezoj 3 guldenoj ĉiusemajne.

Dometo, kiu iam, antaŭ tre longe estis el brikoj. La muroj ankoraŭ restis. La tegmento estas riparita per torfaĵtavoloj. Tra ĉiuj muroj gutas la akvo. La lito malseka. En la lulilo kuŝas infano, ĝia vizaĝeto kovrita de aknetoj. En la “lito” kuŝas infano kun ventrotuberkulozo. La sola plifortiga nutraĵo estas nigra sekalpano.

Sole en la komunumo Emmen estas 579 tiaj kabanetoj el ligno, torfaĵtavoloj kaj papero, kabanetoj en kiuj dormas 5, 6 foje eĉ 8 infanoj en unu lito, en litoj kiuj ofte ne estas pli grandaj ol unu kvadratmetro. La korpetoj kuŝas parte unu sur la alia, kiu tiel ne povas dormi devas kuŝi sur la planko.”

Tiel skribas burĝaj ĵurnalistoj. Kiel terure do devas esti la reala situacio!

Kompilis kaj tradukis 670

¹) Rakito = spina malsano (Boirac) Fr. rochitis. ²) Atrofio = malkresko de organo. ³) Holdo = ŝipkelo, ŝipinternaĵo.

La leĝo en sia majesta egaleco malpermesas al riĉuloj, kiel ankaŭ al malriĉuloj dormi sub pontoj, almozpeti sur stratoj kaj ŝteli panon. Anatole France.

— paĝo 4 —

Senlaboreco en Ĉekoslovakio

Laŭ la statistikaj datoj de la “Ministerio por la sociala prizorgo” (kia fanfarona titolo!) estis en Ĉekoslovakio dum pasintjara novembro 42485 senlaboruloj. Vakantaj postenoj estis nur 12361. Pere de la organizaĵoj dum la lasta novembra semajno estis subtenataj 11150 personoj. Tio signifas, ke en la “sociala” kaj “demokratia” respubliko ĉekoslovaka nur unu kvarono de l’ senlaboruloj ricevadas subtenon; la ceteraj tri kvaronoj, t. e. 31335 laboristoj, estas suferantaj mizeron, malsaton kaj malvarmon kune kun siaj familioj. Same tiel estas certe la afero, ke la efektiva nombro de la senlaboruloj, t. e. da tiuj, kiuj aŭ ne anoncis (registrigis) sin, aŭ ne estas organizitaj, (ekz. la fulgbalaistaj laboristoj en la teritorio de la komerca ĉambro en Cheb-Eger, laŭlonge la saksa-bohema limo: 130 senpostenuloj, ne ekzistas ja ajn organizaĵo tial ili ricevas nenion), aŭ jam finkonsumis la rajton por esti subtenataj (13 semajnojn dum unu jaro), kaj tiamaniere ne plu estas registrataj, la nombro da tiaj sendube ege superas la oficialajn datojn. Erinazzo, ULP (Plzen)

Sveda sindikata unueckonferenco

80000 sindikatanoj estis reprezentataj ĉe la unuekkonferenco en Göteborg per 155 delegitoj. Ĉe la konferenco estis reprezentitaj ĉiuj sindikata kaj politika tendencoj kaj regis tie vera kaj konscia sento al klasbatalo. Deklaracio al sindikata unueco, nacia kaj internacia estis unuanime akceptata. En la deklaracio pri nacia sindikata unueco estas dirata: Nia laboro estu koncentrita, por ke ĉiu sindikato el ĉiu tendenco de lab. klaso, estu enkadrita en unu centra tutlanda organizaĵo, samtempe estis linioj formitaj, laŭ kiuj la batalo kontraŭ faŝistoj kaj strikrompistoj pliakriĝos, kiam oni konstatis, jam la bandoj de faŝistoj kaj strikrompistoj estas armitaj, la konferenco atentigas la laboristaron pri la danĝero kaj admonis al efektiva memdefendo.

En la internacia deklaracio la konferenco klarigas sin solidara kun la rus-angla sindikata unueckomitato, ni streĉu ĉiujn fortojn al la laboro por la sindikata unueco, ĉar ĝi ankaŭ en nia lando estas vivdemanda. Salutelegramo estis sendata al la rus-angla sindikata unueckomitato. Por gvidi kaj direkti la unueclaboron en Svedio estis elektata sindikata intertendenca unueckomitato. Al la konferenco venis salutleteroj kaj telegramoj en esperanto el jenaj landoj kaj lokoj: Ĉekoslovakio, de internacia ĉiu-profesia ligo en Plzen, Germanio, de loka komitato de la sindikatoj el Jüterbog, Lab. Esp. Asocio en Frankfurt a. M. Sovet-Unio, de Fervojlaborista sindikato el Rostov. Gubernia komitato de metallaboristoj el Tver, de fervojlaborista sindikatano el Saratov kaj de poŝt-telegraf-sindikatanoj el Tver. Francio, de intertendenca sindikata unueckomitato el Lyon kaj de sindikato elektromuntistoj el Lyon. Kvar salutleteroj en ido¹) alvenis, nome de sindikato en Kasmonsy. Organizaĵoj en Spandau, Zwickau kaj Luxemburg du leteroj alvenis en germana lingvo el germanaj sindikatoj kaj unu letero en sveda lingvo el Leningrad, krom tiuj multaj simpatisalutoj venis de svedaj lokaj sindikatoj. La salutoj estis aplaŭde akceptitaj kaj la partoprenintoj efektive konstatis, ke esperanto estas lingvo de laboristoj, ilo por interkomunikado de la simpla laboristaro. La konferenco aprobis ankaŭ rezolucion pri la disvastigo de esperanto inter la svedaj proletoj.

Junlaborista kongreso en Gelsenkirchen

Je la 31. jan. okazis en Gelsenkirchen junlaborista kongreso. Delegitoj de ĉiuj organizaĵoj junlaboristaj partoprenis indiferente kies tendenco, ĉu komunista, socialdem. sporta aŭ kultura. La kaŭzo de l’ kongreso estis la neceso de unuecfronto ankaŭ inter la junaj laboristoj.

Socialista k-do raportis pri sia vojaĝo al Sovet-Rusio. En tre interesa maniero li parolis pri la nunaj vivkondiĉoj en Rusio sed precipe pri tiuj por gejunuloj. Entute li montris klaran, tre plaĉan bildon pri la vivo de l’ junlaboristaro en Sovetio.

Post ĉi tiu parolado estis elektita denove delegacio, konsistanta el du junuloj (unu estas metallaboristo kaj la alia ministo) kiuj precipe okupu sin pri fakaj demandoj en Rusio. Samtempe oni elektis komision por plifaciligi la vojaĝon. (Pasporto, traveturrajton ktp.)

Tiam parolis k-do pri la nuna situacio de la junlaboristoj en Germanio kaj kio estu farenda. La kongreso akceptis unuanime jam ellaboritan programon. La parolanto akcentis, ke oni nepre devas starigi unuecfronton. La komencaj paŝoj jam montras sin rilate al la reĝaj kompensoj. Kelkloke jam stariĝis komitatoj enhavantaj laboristojn diverstendencajn.

Fine ankoraŭ estis starigita rezolucio, kiu akre protestas kontraŭ la reĝaj kompensoj kaj oni pravigis la rezolucion per tio, ke inter la laboristaro regas granda mizero kaj aliflanke al la reĝoj estas donotaj miliardoj. La kongreso ankaŭ postulas plenan elektrajton por gejunuloj.

Dum antaŭaj tagoj la kompartio, la socialdem. partio kaj la ADGB (libera sindikato) estis alvokintaj al demonstracio kontraŭ la reĝaj kompensoj kaj al subteno de la kongreso. Multaj laboristoj ĉe estis.

La tuta aranĝo denove estas pruvo, ke laboristaro estas preta kune labori kaj kune batali kontraŭ la komunan malamikon kontraŭ la kapitalismon. Jun-SAT-ano (4567)

¹) La leteroj el tri lokoj estas skribitaj ŝablone kaj samstile, eĉ ne unu litero pli aŭ malpli, ĝi suspektas direktivon de iu idocentralo en propaganda celo. 2503

Kiel oni zorgas por vilaĝanoj en Sovet-Unio

Regnaj elspezoj por sanighelpo en vilaĝoj en ĉi tiu jaro tre pligrandiĝis. Por kuracado de vilaĝanoj en kuraclokoj dum pasinta jaro estis elspezitaj 960 miloj da rubloj, dum nunjaro estas destinitaj 1 miliono da rubloj. Tutan profiton de regnaj apotekoj kaj lokaj publikaj kuracentreprenejoj nun estas destinataj por pligrandigo de kurachelpo per kuraciloj. Kuraciloj kaj ĉiuspeca kurachelpoj por kamparanoj estas donataj senpage.

Por lukto kontraŭ veneraj malsanoj en vilaĝoj dum pasinta jaro estis elspezitaj 20 miloj da rubloj, en nunjaro 90 miloj da rubloj. Por aranĝo de malsanulejoj dum pasinta jaro estis elspezitaj 1,5 milionoj da rubloj en nuna jaro 3 milionoj. Por provizo de malsanulejoj per kuraciloj kaj inventaro estas destinitaj 1,5 milionoj da rubloj — trioble pli ol dum pasinta jaro. Antaŭe oni nenion donadis por veturvizitantaj akuŝistinoj — por nunjaro oni donas 125 milojn da rubloj. Fine, preskaŭ duoble pli — 5,5 milionojn da rubloj Sovetregistaro donas por dungo de kuracistoj en vilaĝoj. Dum pasinta jaro en kuraclokoj kaj banlokoj saniĝis 4000 kamparanoj. En nuna jaro oni ankoraŭ pligrandigos ĉi tiun nombron.

Soveta laborist-kamparana registaro zorgas laŭ siaj fortoj kaj moneblecoj pri sanigo de laborulkamparanoj. Bakanov (Rostov-Don, Sov.-Unio)

Pri la edukadlibereco en Hispanio

Jen noto de la burĝaj gazetoj:

“La fermigo de unuagrada kom. lernejo”

Madrid, 30. jan. — La civila provincestro, kiu kiel oni scias, fermigis komunistan lernejon en Fuenlabrada, ĉe kiu oni encerbigis al lernantoj disigantajn ideojn, sendis la redaktitan dokumenton al ministro de “Gobernacion”, por ke ĉi lasta ordonu la punojn meritatajn.

Al la dokumento estas aldonitaj kelkaj broŝuroj, kiujn oni trovis en la lernejo, la himnoj, kiujn kantis la geknaboj, kaj aliaj pruvoj, kiuj montras la kontraŭpatriotan kaj kontraŭsocian karakterojn pri la laboro, kiun realigis la lernejo de Fuenlabrada.

La civila provincestro rekomendis al ĉiuj registaraj delegitoj de la madrida provinco, ke ili vizitadu ĉiujn lernejojn de siaj respektivaj distriktoj, do li estas preta agi energie en ĉiuj kazoj, kiel tiu de Fuenlabrada.”

Ni nenion bezonas aldoni krom tio, ke la ekleziuloj katolikuloj havas sennombrajn lernejojn preskaŭ ne kontrolatajn kaj tamen alitendenculoj, kiuj volas doni iom da lumo al la malfeliĉa kaj stultigita popolo hispana, tuj estas ĝismorte persekutataj kaj detruataj iliaj instruejoj. Mondcivitano

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 5

≡ DISKUTEJO ≡

Al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj

K-do Zilberfarb sendis al ni jenan skribajon por publikigi.

Karaj kamaradoj!

Mi petas vin publikigi en la proksima n-o de “Senn.” la sekvantajn liniojn:

“Mi petas noti, ke mia artikolo ‘Al ĉiuj sinceraj unuecfrontanoj’ (Senn. 16 kaj 17) estis verkita laŭ interkonsento kun kelkaj diverstendencaj SAT-anoj-aktivuloj, kiuj en la esencaj punktoj estas samopiniaj. Nia sola deziro estis, ke SAT ne ĉesu esti unuecfronta proletorganizajo. La artikolo estis sendita al la redaktejo de “Senn” en novembro 1925 kaj mi petis la Red. Kom. publikigi ĝin tuj post la ricevo, ĉar la temo estas urĝe diskutenda kaj la nenormala stato kondukinta al krizo en SAT-definitive forigenda. Depost tiam okazis faktoj (en la redaktejo de “Senn.” mem), kiuj ankoraŭ pligravigas la krizon: ĉi-faktoj pruvas, ke SAT ĉesas esti unuecfronta organizajo. Tial mi tre bedaŭras, ke la Red. Kom. prokrastis la publikigon de l’ artikolo ĝis januaro, kaj mi refoje vokas ĉiujn sinceruloju streĉi siajn fortojn por ellabori kondiĉojn, kiuj povus akceli la restarigon de vera unuecfronto en SAT. Aliel — mi tion ripetas — sana SAT-movado ne ekzistos. J. Zilberfarb (1334).

Kvankam ni jam diris nian opinion en noto ĉe la art. pri tiu punkto ni hodiaŭ daŭrigas diri: se efektive krizo estus en SAT., per tiu ĉi supra skribajo ni ne kredas ĝin resanigi. Cetere la sekvantaj art. asertas la kontraŭon. Red.

SAT en Danĝero?

Mi tute ne vidas la situacion tiel minacanta, kiel k-do Z. — Precipe depost la viena kongreso kaj la aliformigo de l’ redakto de “Sennaciulo” mi estas plene da konfido por la estonto de SAT. Certe kelkaj kamaradoj forlasis nin (TLES). Sed mi ne povas kaŝi la opinion, ke tiaj k-doj jam depost komenco de SAT havis la sekretan esperon en la koro, ion profiti el ĝi por iliaj propraj specialaj aferoj. Kaj kiam ili nun, post la kongreso, post la ŝanĝo de l’ redakto, vidas, ke ili ne povos gajni ion, ili rezignas kaj montras al ni la dorson. — Ni ne bezonas plori pri tiaj k-doj. Kiu apartenas al SAT pro la alta celo, pro la komuna afero de l’ tutmonda proletariaro, tiu ankaŭ ne eksiĝas, eĉ kiam io okazas, kio kontraŭas al siaj propraj principoj.

La ĉefa kaŭzo de diferencoj inter SAT-anoj estas la maltoleremo de kelkaj k-doj. Ĉiu k-do, opiniante, ke li agas nur por la plej bono de nia afero, devas supozi tion saman bonvolemon ankaŭ ĉe ĉiu alia k-do. Ni ankaŭ estu singardemaj en la elekto de esprimoj, kiuj ofte havas iom ofendan karakteron. Kiel tipe maltolerema mi opinias la artikolon de k-do Lucien Revo en n-o 16 (68) de Sennaciulo. Jam la demando: Ĉu SAT-ano rajtas defendi ŝovinismon? ŝajnas al mi tute severa. (Mi en speciala artikolo eble ankoraŭ pridiskutos tiun skribajon.)

Mi tute konformas kun k-do Z. kiam li diras, ke “Sennaciulo” enhavu nur faktojn, la informado okazu objektive, kaj ĉiuj komentoj, aproboj aŭ malaproboj estu for. Sed mi deziras trovi en “Sennaciulo” ankaŭ aliajn artikolojn, kiel ekzemple “La pluvo” en n-o 15. Mi eĉ ŝatas, kiam la redakcio aperigus en nia organo verkojn de niaj teoriuloj aŭ verkistoj, Lenin, Barbusse ktp. (komprenble en pluraj daŭrigoj). Tiamaniere oni atingus, ke tiuj verkoj estu konigataj ankaŭ al tiuj k-doj, kiuj pro mizera ekonomia stato ne povas aĉeti tiajn verkojn. (Al tiuj ankaŭ mi apartenas.)

Plue mi plene konsentas al k-do Z., rilate al la tendencfrakcioj. Ni vidis en la tendencfrakcioj jam depost ilia apero ĝermojn de malpaco en niaj vicoj. Pro tio jam je nia V. kongreso mi intencis proponi (sed bedaŭrinde la propono tro malfrue atingis la komitaton), ke estu malpermesata la formado de tendencfrakcioj, por ke SAT ne fariĝu la batalkampo de partiaj pasioj.

Ni ne akcentu, kio nin diferencigas, tio nur estas la metodoj. Ni ĉiam pritraktu tion, kio nin ligas, kaj tio estas la alta celo, la liberigo de l’ tutmonda proletariaro, la senklasa, sennacia socio. Kaj en tiu senco ni donu la manojn por komuna laboro. Richard Rabenalt (1503).

Pri danĝero de SAT

Mi ankaŭ volas skribi kelkajn liniojn pri afero jam prezentita en n-o 6 de k-do 1334.

Laŭ mia opinio la prezentita afero ne ankoraŭ signifas danĝeron al SAT. Ĉar k-doj, kiuj eksiĝis apartenis plej grandparte al unu certa tendenco, kiu havas propran asocion. Ankaŭ k-doj el tiu ĉi grupo apartenantaj troviĝis en SAT nur en malmulta nombro. Pro ilia malmulteco en SAT ilia tendenco ne estas tiel vigle prezentita en “Senn.” kiel aliaj tendencoj laboristaj. Laŭ mia opinio la kaŭzo de ilia disiĝo ne dependas de SAT mem, sed de k-doj eksiĝintaj. Ĉar konate ja estas, ke k-doj anarkistemaj volis ĉiam altrudi sian tendencon inter SAT., kies agado efikas certe disigi. Certe ne estis rifuzitaj la anarkisttendencaj artikoloj, kiuj estis verkitaj sur bazo de SAT. Ni ja estas samcelantoj. Se eble anarkismo estas pli bela ideo ol ekz.: komunismo kaj la ambaŭ ideojn ne disigas alia ol malbona kredo de komunismaj kaj alitendencaj k-doj al homa naturo. Ĉu por akiri celon de anarkismo ne oportunas SAT kiel prepara agadkampo? Ĉar anarkismo celas iom pli da evoluo de homoj ol ekz. komunistoj riskas kredi, kaj anarkismo povos nur efektiviĝi, post kiam ideoj efektiviĝos, kiuj estas prezentitaj en SAT. La k-doj anarkistoj gajnos nenion per sia eksiĝo, sed ili gajnos eble pli, se ili amase aniĝus al SAT kaj agitus en ĝia rondo por sia ideo, ĉar ĉiu homo en mondo ja devas esti anarkisto antaŭ ol la ideo povas esti efektivigata. La ĉefa kaŭzo de eksiĝo do estas troa severeco (eble fanatikeco) de eksiĝintoj, kiuj ne volis agi laŭ statuto de nia asocio.

Pri “Sennaciulo”

mi havas opinion, ke ĝi ĝis nun tre bone plenumis sian taskon, kaj ke redakcia komisiono ankaŭ faris sian plej bonan laboron. Daŭrigu nur tiel-kiel ĝis nun. Vojaĝemulo.

Ankoraŭ pri cionismo

En mia klariga artikolo koncerne cionismon mi petis k-don Revo, ke li ne ĉagrenu pro miaj kritikoj, sed ho ve, vantece estas homa eco. Li ne povis toleri, ke oni kontraŭparolu lin, li tamen ekkoleris kaj en sia nova artikolo (Senn. n-o 68) li ĉion konfuzas, kion mi diris.

Estante sennaciulo mi ne povas esti cionisto (tion mi jam deklaris) kaj ankaŭ malŝatas ĉiun ŝovinisman aperajon en la cionista movado. La ideologio cionista komprenble tute ne konformas al nia sennacieco, sed sennaciecon oni ne nur de Mussolini kaj liaj k-doj ne povas postuli, eĉ de socialisto, ĉar nur socialismo kaj Esp-o kune donas sennaciismon (k-do Revo mem konfesis tion). Kaj efektive granda parto de la socialistoj estas ankoraŭ naciema, eĉ en Sovetio. Mi memorigas tie-ĉi nur pri la sovetaj revoluciuloj, kiuj diris, ke por la revoluciularo la rusa lingvo estas la internacia. Mi do konstatas, ke kvankam nacia movado, la cionismo ne estas ŝovinisma (certe kelkaj individuaj esceptoj ekzistas) kaj SAT-ano rajtas defendi la esencon de la movado, precipe, se li estas informita kaj vidas, ke la laboro en Palestino celas al socialismo. La naciismo ludas ĉi-tie similan rolon, kiel ludis iam la “interna ideo”, la “Esperantismo” en la Esp-movado. Ke la entrepreno ne estas burĝa, pruvas la fakto, ke la soveta registaro imitis ĝin donante al la judoj terposedaĵojn en Krimeo por koloniigo, kaj mi mem aŭdis rusan SAT-anon, kiu konfesis, ke temas pri samspeca entrepreno kaj li nur pro tio estas kontraŭ la cionismo, ĉar Krimeo estas pli proksima, sekve havas pli ekonomian bazon.

Mi skribis pri “malbona kutimo de l’ SAT-anoj ĉion prijuĝi kaj kondamni tuj en la unua momento starante sur ideologia bazo de sennaciismo kaj socialismo, sed ne konante la problemon pri kiu ili parolas kaj ne penante antaŭe pli bone informiĝi pri ĝi”. K-do Revo citas parton de tiu frazo, substrekas la vortojn „starante sur ideologia bazo de sennaciismo kaj socialismo”, forlasas la sekvantan parton de la frazo kaj volas per tiaj rimedoj miajn vortojn interpreti en tia senco, kvazaŭ mi dirus: “malbona kutimo estas prijuĝi de vidpunkto socialista, oni prijuĝu ĉion laŭ vidpunkto kapitalista”. Se mi ne konus bone k-don Revo, mi dirus, tio estas jezuitismo, sed pri k-do Revo mi povas nur supozi, ke li komprenis min erare.

Mia penso en ĉi-supra frazo estas ja klara, mi volis diri, ke ne sufiĉas sennacieca pensmaniero por ion laŭdi aŭ kondamni ne ekkoninte ĝin antaŭe pli funde. Jen, kion mi riproĉas al k-do Revo.

— paĝo 6 —

6 — SENNACIULO

Li aŭdis paroladon de homo kun prapatraj argumentoj. Ankaŭ inter ni ekzistas k-doj kun diversaj ridindaj konceptoj. Oni ne konfuzu homojn kun movadoj. Oni ne forgesu la faktojn pro la vortoj. K-do Revo legis la paroladojn de la cionista kongreso, laŭ lia opinio tiuj pli valoras ol libro de socialisto, kiu vojaĝis tra Palestino kaj vojaĝis ankaŭ tra Sovetio, tiel, ke li rajte povis fari komparojn inter la laboroj socialismaj de ambaŭ landoj. La plej granda parto de la cionistaj kongresparolintoj neniam estis en Palestino.

K-do Revo parolas pri tumulto ĉe la cionista kongreso, ĉar Britujo nomis necioniston kiel reganton de Palestino. Li ankaŭ kongresparolojn malbone legis. La antaŭa reganto estis judo, sed ne cionisto kaj nur per dokumenti sian senpartiecon li donis al la araboj ĉiujn eblajn preferojn. Post li oni nomis ne-judon kiel reganton (antaŭ la cionista kongreso) kaj parto de la cionistoj nun plendis, ke oni antaŭe eĉ ne interkonsiliĝis kun la cionista estraro (tia interkonsiliĝo ja ne ekskludas ankaŭ interkonsenton kun la arabaj korporacioj). Do oni ne postulis el inter la propraj vicoj elektitan reganton. Cetere tiaj plendoj ankoraŭ ne pruvas judan regadon en Palestino, eĉ ne britan favoron al la judaro. La tuta antagonismo judo-araba ekzistas nur ĉe la grandaj arabaj terposedantoj, ĉefe ĉar la judoj klerigas la arabajn laboristojn kaj organizas ilin. Ĉu tio malplaĉas al k-do Revo? Oni ankaŭ ne plendis, ke la granda plejmulto de la ĝis nun el Palestino sendita hebreoj estas plejgrandparte komercistoj. Nur en la lastaj monatoj pro rapida ekfloro de kelkaj palestinaj urboj komenciĝis grundspekulacio. Se la cionistoj havus la ŝtatan potencon, ili leĝe povus tion malhelpi. Cetere intertempe pro ekonomia krizo la grundspekulacio ĉesis. Mi persone neniam diris, ke ne ekzistas hebreoj, kiuj ekspluatas aliajn. K-do Revo ŝajne ankoraŭ ne konas la signifon de la gramatika artikolo.

Konanto de la cionista movado vere devas ridi, se oni ĝin nomas klerikala movado. Ĝi konsistas kontraŭe plejgrandparte el ateistoj, tiel, ke la ortodoksa judaro vehemente ĝin kontraŭbatalas. Mi mem havis okazon legi leterojn de la ĉefrabeno de Jeruzalemo, kiu estas hazarde la onklo de mia patro, en kiu li insultas la cionistojn pro ilia kontraŭreligiemo. La religiaj cionistoj formas relative nur etan frakcion.

La kontraŭdiro, kiun mi estis trovinta en la artikolo de k-do Revo ankaŭ post lia klarigo restas kontraŭdiro. Kvankam mi laŭ k-do Revo ne estas pensanta homo, tamen mi povas nur respondi, ke li mem ne bone pripensis, kion li diris aŭ kion li volis esprimi per siaj vortoj. La forviŝiĝo de l’ naciaj karakterecoj, la kunfando ekonomia, politika kaj lingva de ĉiuj nacioj estas laŭ lia opinio karakterizoj de internaciiĝo, dum sennaciiĝo tio ankoraŭ ne estas, nur la forigo de la nacioj kondukas al sennacieco. Kia diferenco ekzistas do interforviŝiĝo plus kunfandiĝo unuflanke kaj foriĝo aliflanke?

Ŝajnas, ke mi sufiĉe bone pruvis la neinformitecon de k-do Revo, nur la SAT-celo: “lernigadi, instruadi, klerikadi siajn membrojn tiamaniere, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj” gvidis min en mia polemikado kaj ne ia nacia sento. Se k-do Revo dezirus ankoraŭ daŭrigi nian diskuton, mi petas lin antaŭe iom pli profunde enpenetri la esencon de la temo, por ke mi ne bezonu doni klarigojn, kiuj forrabas tro da spaco en “Senn.”

E. Sonnenfeld

Spertoj pri Malsanoj

Unue kelkajn vortojn al k-do “Kuracisto” (n-o 13—14 de Sennaciulo), tuj poste mi diros ion pri miaj spertoj.

Mi tute ne klopodas pruvi iun teorion sed nur serĉi la veron. Ni esploru la aferon de ĉiuj flankoj. Ke mi ĝis nun parolis supraje estis pro tio, ke Senn. estas ne teknika gazeto kaj oni ne devas verki por ĝi artikolojn tro sciencajn. Trankviliĝu kamaradoj, iom post iom mi donos ankaŭ miajn spertojn kaj tiujn de aliaj.

Estas vero, ke la tuta funkciado de la homa organismo estas tiel komplika, ke ni eble neniam konos ĝin ĝisfunde. Sed aŭtomobilisto ne bezonas koni la tutan mekanismon de sia maŝino por kompreni, ke bona benzino kaj la korekta speco de oleo estas necesaj por ĝia bona funkciado. Pri la nomo ni scias almenaŭ, ke se la mangajo, al kiu ĝi kutimiĝis dum milionoj da jaroj, la manĝajo, kiu donis al ni nian karakterizan dentaron kaj intestaron, speciale la longecon de la digesta tubo, estis vegetara. Tiu manĝajo estas do la korekta dieto por homo. Por la kobajo, porko, hundo, ĉevalo, ktp. estas alia afero, ĉiu laŭ sia speco. Pro tio la eksperimentoj kun kobajoj havas nur relativan, ne absolutan pruvokapablon pri la manĝaja demando.

Ni ankaŭ vidis multfoje, ke la plej bona kaj plej certa maniero por resanigi malsanulon estas plinaturigo de lia manĝajo (ekzemplojn, kiujn mi mem vidis, mi donos baldaŭ).

K-do kuracisto, kaj ankaŭ Ŝtankovskij, atentigas al mi, ke kiam multobliĝas la baciloj, plimultiĝas ankaŭ la defendaj substancoj de la korpo, per kio ĝi fariĝas pli kapabla venki la malsanon. Jes, mi scias pri tio, kvankam mi dirus ĝin alivorte: ju pli multiĝas la baciloj des pli rapide la korpo saniĝas — efektive la plimultiĝo de la baciloj estas nur la kaŭzo de la rapida saniĝo. Iufoje okazas, ke la resaniĝo iras tiel rapide, ke ĝi tute forbruligas la korpon, ĝi mortas. Tio okazas ĉefe pro tio, ke la malsansubstancoj (toksinoj) en la korpo estas tro multaj, kaj ke la bacilo-pera puriĝo estas la sola, se ne helpas aliaj purigmanieroj (ŝvitado, fruktojmanĝado). La ĉeesto de la toksinoj estas la sola vera malsano, la nutrajo por mikroboj, “la taŭga grundo por nutri ilin” (komp. mian antaŭan art. pri esenco de malsanoj).

La kritikanta kuracisto diras, ke la “baciloj ne multobliĝas, se mia korpo ne estas taŭga grundo por nutri ilin.” Tute vere! Sed ni esploru tion iomete. Se mia korpo ne estas taŭga grundo por nutri bacilojn, mi ne bezonas timi ilin. Sed se kontraŭe mia korpo estas taŭga grundo por baciloj, mi devus eviti ilin por ne malsaniĝi. Sed restas do ĉiam “la taŭga grundo”. Kaj kion signifas tio? Verŝajne nenio alia ol amaso da substancoj neŭzitaj kaj neuzeblaj por la korpo, do venenoj, kiuj povas servi kiel nutrajo por mikroboj. Ĉu estas bone ĉirkaŭvagadi kun tia balasto? Kaj ĉiam havi tute pretan kaj neokupitan grundon por nutri iun ajn specon de mikroboj? Certe ekzistas aliaj rimedoj por forigi ilin (duonfastado, ŝvitoj, eliminaj sukoj de fruktoj, k. a.), sed ordinare la homoj ne scias pri tio, kaj anstataŭ elimini la malsanojn el la korpo ili aldonas pli da malsana substanco per daŭrigo de la malbona manĝajo aŭ troa manĝado ĝis pli aŭ malpli frue devas veni alia batalo inter la korpo kaj la malsano. Kaj ĝi estos pli akra, pli danĝera, ol la unua. Pro tio oni ne devas kuraci malsanojn, sed lasi ilin trankvile iri sian vojon.

Se venas baciloj, ekestas batalo inter ili kaj la korpo, kiel diras k-do Ŝtankovskij, sed estas ekonomia batalo, tio estas lukto por manĝajo. Sed la homo mem estas la sola liveranto de manĝajoj, kaj li povas rifuzi la liveradon de manĝajoj konvenaj por baciloj kaj anstataŭe liveri nutrajon bonan por la korpo.

Nun ion pri spertoj. Mi komencis pensi pri manĝajoj kiel kaŭzo de malsanoj jam en la jaro 1901 en Svedio, kiam iu klarigis, ke estas malbone uzi kremon kun kafo; bone, mi tuj forlasis la kremon por vidi la sekvon. Tute bone, mi baldaŭ lernis ŝati la kafon sen kremo. Poste alia homo, vegetarano, konsilis al mi tute ne trinki kafon, kaj mi forlasis la kafon. Sed en Svedio mi loĝis en la kamparo, kaj la manĝajo tie ne estis malbona, la pano estis nigra el sekalo, la lakto freŝa, nesterilizita, malmulte da viando, multe da arbarfruktoj. Sed veninte al Usono (j. 1904) mi baldaŭ ekvidis la diferencon de manĝajoj. En Usono mi ricevis multe da viando. Mi kredis, ke tio estis bona, kaj mi manĝis multe. Same faris mia fratino alveninta unu jaron antaŭ mi. Ŝi malsaniĝis la unuan fojon kaj iris al diversaj doktoroj. Unuj konsilis al ŝi manĝi multe da fruktoj, aliaj diris, ke ŝi tute ne manĝu fruktojn. Pro tio mi komencis malrespekti la konsilojn de kuracistoj. Baldaŭ ŝi devis submetiĝi al operacioj en la gorĝo (tonsiliti) kaj en la nazo (adenoida ŝveliĝo). Sed tio ne helpis. Ŝi restis kaj restas ĝis nun malsana. Sed mi fartis iom pli bone. Ĉar mi baldaŭ komprenis la kaŭzon de la malsano, mi forlasis iom post iom la manĝadon de viando.

(Daŭrigota)

— paĝo 7 —

SENNACIULO — 7

Kiel estiĝas gazeto?

(Fino.)

Tute aliel estas la afero ĉe la maŝinkompostado. En ĉiuj modernaj presejoj ekzistas nun kompostmaŝinoj. Ni diferencas inter lini- kaj literfandmaŝinoj. Por la gazetkompostado oni preskaŭ uzas nur linikompost- kaj fandmaŝinojn, kiujn oni trovas kiel “linotipo”, “monotipo” aŭ “tipografo”. Plej vastigita estas la “linotipo”. La principo de la mankompostado estas tie ĉi forviŝita. La kompostisto sidas antaŭ sia maŝino kvazaŭ antaŭ skribmaŝino kaj frapetas la klavaron per tia rapideco kvazaŭ li maŝinskribas la manuskripton. Ĉe ĉiu frapeto sur klavon li funkciigas metalstangeton, kiu siaflanke malfermas la fermitan kanalon kaj survojigas la literon. Per la sama rapideco, kiel la mano de la kompostisto frapetas la klavojn, tiel glitas pli kaj pli da literoj malsupren, kiuj same en mankompostil-simila maŝinparto formiĝas al linio. Per aŭtomata signo la kompostisto estas atentigata, kaj li devas forigi la linion. Tio ree okazas per aŭtomata komutilo. La eligo de la linio okazas same per la maŝino mem. Antaŭflanke fiksita fandaparato, el kiu fluida metalo premiĝas en la fandmuldilon, estiĝas la fandita linio. La fandita linio migras post okazinta malvarmiĝo kaj prilaboro per la tranĉilo el la maldekstre de la kompostisto troviĝanta instrumenton por konservi la liniojn. Dume la kompostisto frapetas la kvanton da linioj, levilo transportas la unuan linion sur spindelon, de kiu ĝi aŭtomate estas transportata al sia elirejo. Ĉio tio okazas per tia fabela rapideco kaj precizeco, — oni vere devas miri pri la multvalora konstrukcio de tiaj kompostmaŝinoj.

El la kompostujo de la “fera kolego” same migras kompostaĵo trans la kopipresilo al la redaktisto kaj paĝigisto. Tamen enŝteliĝintaj eraroj necesigas ĉe tiu procedo la rekompostadon de la tuta linio. Povas okazi, ke korektita linio troviĝas sur malĝusta loko kaj kelkaj legantoj eble jam miris, kiel estas eble, ke en serioza parto subite aperas malserioza linio kiel “fulmo el serena ĉielo”. La “diablo de la preseraroj” estas maigraŭ teknika progreso ne forigebla, kaj ĝi certe ne nur kaŭzas ĉagrenon al la redaktoroj kaj aŭtoroj, sed ankaŭ al la legantoj. Niaj legantoj certe komprenas, ke malpli la malatentemo kaŭzas la preserarojn, sed nur la urĝado sub kiu la gazet-fakuloj laboras. —

Ni nun iru al la paĝigejo. En la paĝigejo staras longaj tabloj kovritaj per lado, kiuj servas por la paĝigado kaj garantias pli rapidan vidon al la kompostisto ĉe la aranĝo de la kompostajo al tutaj gazetpaĝoj. La paĝigisto jus ŝovis la korektitajn kolonojn sur la tablon kaj aranĝas la paĝon, ankoraŭfoje kontrolas ĝin kaj donas ĝin en la stereotipejon. Tie la paĝo estas firme premata en kadron kaj post kiam el multe kungluitaj silkpaperetoj farita matrico estas surmetita, la stereotipisto ŝovas ĝin en la kalandrilon. Peza ferlamenilo premas la literbildon en la matricon, sekigite kaj denove streĉita en fandinstumenton, kies duonforma kavajo pleniĝas per plumbo. Tiele oni ricevas duonrondan platon, sur kiun la kompostajo pozitive estas fandata en unu peco (ĉiu paĝo unu plato). Tiuj ĉi platoj estas fiksataj sur la prescilindron de la rotacimaŝino, ke ĉe unufoja preso samtempe estas presataj ambaŭ flankoj de la papero. La papero estas senfine malvolvata de grandega paperrulajo, fiksata senpere ĉe la maŝino kaj la paperstrio aŭtomate kaj per ega rapideco iras rekte en la maŝinon. Ĝi rulas ĉirkaŭ la unuan prescilindron, kiu portas la duonronde formitajn presplatojn, tiam ĝi rulas ĉirkaŭ la duan prescilindron kaj presiĝas la dua flanko de la gazeto, ambaŭ cilindroj estas aŭtomate kovrataj per presfarbo. Poste la paperstrio pasas la tranĉilon, kiu tranĉas la paperon laŭ konvena grandeco (gazet-formato), iras tra faldaparato, kiu per rubandaro (transmisiilo) transportas la perfektan gazeton al elmetotablo. Tio ĉio okazas rapidege kaj per nekredebla precizeco. Dume la gazetoj kvazaŭ flugas el la maŝino, ili estas nombrataj per aŭtomate funkcianta kontrolaparato, kaj ĉiu cento estas aparte signalita per sonorilo, tiel ke oni nur bezonas forpreni la pilojn kaj enpaki. Tiu laboro okazas en la ekspedejo, kie ankaŭ oni prizorgas la enpakadon de grandaj kaj malgrandaj pakajoj. Rolo

En Gomelo (Sovetio) estas eldonata semajna jurnalo de infanaj komunistaj grupoj „ISKRA LENINA" (FAJRERO DE LENIN). La redakcio bezonas artikolojn (let.) pri situacio de lab. infanaro en ĉ. landoj, pri laboro kaj vivo de infankomgrupoj, pri partopreno de infanaro en klasbatalo, pri lernejoj en kapitalistaj landoj, batalo de laborulinfanoj kun faŝistinstruistaro, pri agado de burĝaj infanaj grupoj. ("Balila", Skoltoj ktp.) Religiagado kontraŭ laborulinfanaro. Sendu fotajojn, naciajn infangazetojn, jurnalojn! Sendu leterojn de viaj naciaj infangrupoj al pioniraj grupoj de Gomela gubernio, — resp. estas garantiata en Esp. Adreso: USSR., Gomel, Redakcio de "Iskra Lenina" (domo de Sovetoj)
En Gomelo (Sovetio) estas eldonata semajna jurnalo de infanaj komunistaj grupoj „ISKRA LENINA" (FAJRERO DE LENIN). La redakcio bezonas artikolojn (let.) pri situacio de lab. infanaro en ĉ. landoj, pri laboro kaj vivo de infankomgrupoj, pri partopreno de infanaro en klasbatalo, pri lernejoj en kapitalistaj landoj, batalo de laborulinfanoj kun faŝistinstruistaro, pri agado de burĝaj infanaj grupoj. ("Balila", Skoltoj ktp.) Religiagado kontraŭ laborulinfanaro. Sendu fotajojn, naciajn infangazetojn, jurnalojn! Sendu leterojn de viaj naciaj infangrupoj al pioniraj grupoj de Gomela gubernio, — resp. estas garantiata en Esp. Adreso: USSR., Gomel, Redakcio de "Iskra Lenina" (domo de Sovetoj)

En Gomelo (Sovetio) estas eldonata semajna jurnalo de infanaj komunistaj grupoj „ISKRA LENINA” (FAJRERO DE LENIN). La redakcio bezonas artikolojn (let.) pri situacio de lab. infanaro en ĉ. landoj, pri laboro kaj vivo de infankomgrupoj, pri partopreno de infanaro en klasbatalo, pri lernejoj en kapitalistaj landoj, batalo de laborulinfanoj kun faŝistinstruistaro, pri agado de burĝaj infanaj grupoj. (“Balila”, Skoltoj ktp.) Religiagado kontraŭ laborulinfanaro. Sendu fotajojn, naciajn infangazetojn, jurnalojn! Sendu leterojn de viaj naciaj infangrupoj al pioniraj grupoj de Gomela gubernio, — resp. estas garantiata en Esp. Adreso: USSR., Gomel, Redakcio de “Iskra Lenina” (domo de Sovetoj)

Ĉu vi deziras vian adreson en jarlibro 1926?

Se jes, tuj renovigu vian membrecon!

Viva ligilo

(Melekes, Samara gub. de RSFSR)

I.

La salono de l’ klubo intersindikata estas plena je amaso. Estas la kunsido de nutrigistoj. En la tagordo la sola demando: pri la striko en la muelejo de l’ luanto Vasjonkov.

La aro pritraktas, kiamaniere influi la luanton. Jam la tutan monaton daŭras la striko, sed la obstina mastraĉo ne kapitulas: li kunigis du dekojn da parencoj kaj iaj lakeoj kaj esperas longan tempon kun ili laboreti. La strikkaso elĉerpiĝas. Distrikta profoficejo helpis, sed nesufiĉe. Jen al la katedro antaŭeniĝas la bakisto Tokarev kaj petas paroli:

— Kamaradoj-nutrigistoj, kiu donas krudaĵon por muelado? — la vilaĝanokamparano kaj se la kamparano ne veturigos grenon al Vasjonkov, nenion li havos por mueli. Mi proponas agiti la kamparanojn de nia rajono, por ke ili ne veterigu al Vasjonkov eĉ unu pudon da greno. Certe li baldaŭ kapitulos.

— Brave, brave — tondre aplaŭdas la tuta salono. Oni aldonas du—tri korektojn, la Tokarev propono estas akceptita, la kunsido fermita.

II.

Post du tagoj en ĉiuj vilaĝoj kaj vilaĝetoj de l’ rajono, en diversaj Veliĉkoj, Nizovkoj, Neunitihoj okazos la kunvenoj, en kiuj la estraro de nutrigista sindikato pere de raportantoj desegnas, kiel vivestadas la laboristoj en la muelejo, kiel la mastraĉo rompas la kolektivan kontrakton kun la laboristoj, kiel malalta estas la salajro ktp. kaj ĉie la samaj opinioj kaj rezolucioj:

“Tasko kunligi la urbon kun la kamparo — estas tasko plifirmigi nian potencon”.

“La urbo sin turnis vizaĝe al la kamparo, ni ne devas montri nian dorson al la laboristo.”

“Eĉ ne unu greneron mueli ĉe Vasjonkov, ĉiuj veturigu en la urbon.”

III.

Ankoraŭ unu monato pasis, kaj Vasjonkov, verda pro la malhumoro, aperis en la Laborpalaco, ĉe sindikato de nutrigistoj.

— Nu, kie havas vi tiun … kiel ĝi nomiĝas … do ia kontrakto … “klehtiva”, ŝajnas … Donu ĝin, ni subskribu, estu do, ne sidu la laboristoj en malsato! …

Rapidece kunvokis la prezidanto la estraron, kaj oni rezoluciis:

“La laboristoj dum la striko, dank’ al subteno de l’ sindikato, eĉ ne revis malsati, do la “favoran” konsenton de Vasjonkov subskribi la kontrakton ili ne bezonas. Ni postulas plialtigi la gajojn¹) je 25 % kompare al la proponoj, malakceptitaj de la mastraĉo dum la striko.”

Griziĝis la luanto, ekdeziris ĉiujn insulti, sed ne volis trafi en la korektigdomon, kaj subskribis la kolektivan kontrakton: “Konsenta Vasjonkov”.

Elrusigis (5221).

¹) Gajo = monatsalajro.

— paĝo 8 —

8 — SENNACIULO

≡ KRONIKO ≡

Francio

Valence. La 31. jan. ĉe la “Laborborso” okazis la dumonata kunveno de “Rodana Grupo”. Pli ol tridek gek-doj ĉeestis. K-do sekretario L. Meycelle gvidis la debatojn, kiuj okazis en Esp-o. Tio estis tre bona tago por Esp-o, ĉar k-do Roux el Lyon kolektis 12 aliĝojn al SAT. Imitinda ekzemplo. L. M.

Germanio

Leipzig. La unua ĉi-jara konferenco de LEA-distrikto Leipzig okazis la 14. febr. Preskaŭ ĉiu grupo sendis delegitojn. Entute ĉeestis ĉ. 45 gek-doj. Post la grupraportoj ekiĝis vigla diskutado. Pri lernolibra demando regis diversaj opinioj. Oni konstatis, ke per Petro estis atingataj la plej bonaj rezultoj. Nur estas necese havi kapablajn instruantojn, aliel Petro pli utilus por progres. kursoj. Pri niaj taskoj, k-do Bässler bone klarigis, ke necesas naciaj poresp. organizajoj kaj sennacieca peresp-a organizajo. Oni varbu por SAT kaj abonigu al “Senn.” kaj “S. R.” Plue, la konferenco unuanime akceptis rezolucion, kiu koncernas malebligon de iu ajn rekompenco al la iamaj germanaj princoj. W. Kraj

Meerane (Saksio). En nia urbo — 25000 enloĝantoj — granda teksindustrio — fondiĝis lab.-esp.-grupo kun 5 pers., inter ili 2 SAT-anoj. Krom gvidanto ĉiuj estas komencantoj. Nun ni ne povas pli forte antaŭen puŝi l’ esp. mov. lab. en ĉi loko. En marto ni aranĝos “esperantan vesperon”. SAT-anoj kaj membroj de LEA el niaj najbaraj urboj estas invititaj. Por pruvi al la geĉeestantaro, ke Esp-o estas uzata en tutmondo — ĉefe inter la laboristaro — ni bezonas helpon de lab. esp. ĉiulandaj. Laŭ povo ni rekompencos alvenantajn sendaĵojn — L., Pk. ktp. — Helpu plugi fruktodonan kampon! — Adresu ĉion al k-do Albert Klemm, Carlstr. 47, Meerane i. S. SAT-ano 1097.

Wurzen ap. Leipzig. K-do Hunger gvidas kurson kun 12 pers. laŭ gram. metodo. Esp-o estas enkondukata kiel elekta fako en la lernejon ĉ. 100 infanoj lernas. Krome, 10 instruistoj lernas Esp-on. Tre kontentiga propagando estis farata.

Sovet-Unio

Saratovo. Ĝustigo. — Post publikigo de Saratova SAT-kroniko (“Senn.” n-o 16) Saratova esp. mora rondeto ricevis dum jan. 7 let.: el Leipzig 2 (125, 4230), el Halle a. S. 1, el Solingen 1 (3992), el Berlin 1 (433), el London 1 (3398) kaj el Hannover 1; sekve el Germanio 6 kaj el Anglio 1. Al ĉiuj jenaj k-doj nia rondeto esprimas koran dankon por iliaj leteroj kaj fotografajoj. Bedaŭrinde ĉiuj k-doj ne povis ĝuste nin kompreni pro la preseraro (aŭ eble skriberaro), lasita en nia esp. kronika informo (“Senn.” n-o 16). Jen nia korektajo: nia rondeto supozas estonte inviti unu alilandan esperantiston (aŭ inon), por page edukadi esperantlingve niajn (ne esperantistojn, kiel estis presita, sed) esperantistojn .. Tamen ni volonte atentis la petojn de l’ k-doj pri labortrovo. Ni informiĝis pri tio en gubernia komitato de kom. partio kaj en komunlogejo de politikaj emigrantoj. Kaj jen kion ni povis eksciı: — Kvalifikitaj lab. germ. povas ricevi lab en Apudvolga Germ. Soveta Respubl., ĉar en ĝi mankas homoj perfekte sciantaj germanan lingvon, dume la respubliko efektivigas germanigon de sia lando. Pokrovsk — ĉefurbo de la respubliko, staras trans Volgo kontraŭ Saratovo, kaj rilatoj inter Saratovo kaj Pokrovsk estas tre facilaj. Estro de l’ komunloĝejo de politikaj emigrantoj k-do Taufe laboris en Pokrovsk kaj promesis al ni trovi laboron tie por skribintaj al ni germanaj k-doj. Ĉiuj ili povos germanlingve (esperantlingve ankaŭ) korespondi pli detale pri sia kvalifikado laŭ jena adreso: Sovetio, Saratovo, ugol Aleksandrovskoj kaj Maloj Sergievskoj, domo por politikemigrantoj, al k-do Taufe. Urbo Pokrovsk (Apudvolga) ankaŭ bezonas germ. esp-iston por page gvidi esp-lingvajn kursojn. Pri tio oni povas skribi al k-do Eberle, kies adreso estas en jarlibro 1925.

— Niaj rondetanoj pasigas esperantigon en 3 lokoj: 1) en Saratova Radio-Amatora Societo (laboras k-do Sariĉev S. 2150), kiu komencas esperantlingvan korespondadon kun ĉiuj alilandaj Radio-Amataraj organizajoj; jam estas dissenditaj 12 cirkuleraj leteroj en diversajn landojn. 2) en fervoja komunist-junula ĉelo (laboras k-do Koŝelev A.), kie baldaŭ organiziĝos esp. kursoj, kaj 3) en domo de politikaj enmigrantoj (laboras k-do Sajapin A. 2985), kie oni projektas esperantajn kursojn kaj komencas zorgi pri labortrovo por germ. senlaboraj esperantistoj SAT-anoj.

— En nia esperantmora rondeto estas difinita la sennacieca rito de l’ nomdono, estas aprobita virina nomo “Esperantino” (proponita en “Senn.” n-o 17) kaj malaprobitaj nomoj: “Esperino” kaj “Espino”, ĉar ili memorigas al ruslingvano la vortojn: perina (matraco) kaj spina (dorso).

SAT-ano 2985.

KORESPONDADO

TARIFO

Korespondado: Unu enpreso! Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. or., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago

MALLONGIGOJ: L. — letero. PK. — poŝtkarto. PI — poŝtkartoj ilustrataj. PM — poŝtmarkoj. bfl. — poŝtmarko sur bildflanko. k. ĉ. l. — kun ĉiuj landoj. esp-ajo — esperantajo.

Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.

Aŭstrio

— K-do Hans Baldreich, Ardaggerstr. 17, Amstetten, dez. koresp. k. ĉiul. gek-doj pri ĉ. temoj, L., PK., PI.

Britio

— “Esp. studentoj (komencantoj), dez. koresp. pri temoj interes. lab. k. ĉ. l. Resp. garantiata”. Adr.: C. I. Klinge, 60, Georg Road, Wallsend a. Lyne.

Germanio

— K-do Max Schmelzer, Eschefeld, No. 96, b. Frohburg i. S. dez. koresp. pri ĉ. temoj kun ĉiul. gek-doj, L., PK., PI. Resp. garantiata.

— “10 gekursanoj dez. koresp. L., PK., PI. k. ĉ. l., Resp. garantiata.” Adr.: K-do Wilhelm Wappler, Chemnitzer Str. 14, II. Mittweida i. S.

— K-do H. Laŭdel, (SAT-ano 576), Schule Seehausen, Post Leipzig-Eutritzsch dez. serioze koresp. kun Jugoslavio, Bulgario, Hungario k. Rumanio, L., PI.

— “Kurspartoprenantoj” dez. koresp. k. ĉ. l. PI., PM. Adr.: K-do Kurt Bachmann, Herforder Str. 2a, Schildesche b. Bielefeld.

— K-do Osmar Metz, Burgstr. 25, Frankfurt a. M. dez. koresp. pri lab. vivo k. ĝeneralaj cirkonstancoj en Rusio.

— K-do Gerhard Bräuer, Leipziger Str. 5, Zittau i S. dez. koresp. L., PK., PI., PM. Resp. garantiata.

Sovet-Unio

— K-do Vozdvijenskija, Skolnij per. 6, Odessa, deziras koresp. pri ĉiuj temoj. L., PK. k. ĉ. l.

— K-do P. I. Dubkeviĉ, Gularnaja, 22, loĝ. 84, Leningrad, dez. koresp. pri ĉ. tem., L., PK., PI. k. ĉ. l.

— “Esperanto-Grupo” dez. koresp. pri ĉ. temoj. Adr.: Klub Metalistov, Komunistiĉeskaja, 12, Stalingrad.

— K-do Ilariono Savvin, Goszavody im. Iljiĉa, Sartana, (Donbass) dez. koresp. pri ĉ. tem. k. ĉ. l. Resp. garantiata.

— K-do N. S. Maslov, militmaristo, Nikolskij per. 6, 23, Leningrad, pri lab. partia k. marista vivmanieroj, seriozaj temoj k. ĉ. l.

— K-do M. P. Sabo, C. K. Svjazi, k. 206, Dvorec Truda, Solanka, 12, Moskvo, pri stato de lab.-movado en tuta mondo. Akurate resp.

▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪

La rondeto de l’ esperantistoj kaj la esperantaj kursoj de Sverdlovska fervoja klubo je nomo de Vajner deziras korespondadi (L, PK) kun esperantistaj organizaĵoj, kursoj kaj apartaj gekamaradoj de ĉ. l, pri div. tem., prefere pri sindikata mov., kluba laboro, pri vivo de prol., pri polit. kaj soc. demandoj, pri vivo kaj enhavo de laboro de esper. organizaĵoj kaj kursoj. Ni resp. nepre kaj senprokr. Dez. interŝanĝi Pl, bfl, PM, esperantaĵojn k. ĉ. l. Tuta materialo estas utiligata por propag. Esp-on. Skribu multenombre por ke ni pruvu al ĉiuj klubaj, sindik. kaj soc. organizaĵoj, ke esp. estas vera interligilo de prol. masoj. Adr.: Sovet-Unio, Sverdlovsk, do vostrjebovanija, al Bazilo Ĵeleznjakov.

▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪▪

— K-dino E. Nesvitajlo, str. 17, Ĵovtnja 31, Dolinskaja, (Ekater. gub.) dez. koresp. pri lab mov., L., PI. k. ĉ. l.

Granda Konkurso: — Dolinska esp. grupo petas sendi al ĝi koresp.-aĵojn pri lab. vivo, moroj, kutimoj k. a. tem. Ĉiuj ricevitaj L. aŭ PI. estos prelegataj dum la speciale aranĝota publika propag. vespero k. 5 plej interesaj koresp.-aĵoj estos premiataj per esp. libroj kaj presotaj en loka gazetaro. Rezultatoj de la konkurso estos publikigotaj. Adreso: “Grupo Esperanto” Dolinskaja (Ekaterinosl. gub.).

— K-do A. Jodko, Ananjevski per 5, kv. 5, Moskvo, dez. seriozan koresp. pri arkivaj aferoj.

— K-do J. Vajnŝtejn, panisto, Volosska 58, 17, Kiev, dez. koresp. pri div. temoj k. ĉ. l. gejunuloj.

— “Lernanto (13—16 j.) de lab.-lernejo, pl. Sportaka 4. Trudŝkola, 80; Kiev, kolektive k. ĉ. l. pionira, inf. movadoj Resp. garantiata”.

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

N-ro 76, 11-a de marto 1926

Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive

La tuta numero

— paĝo 1 —

Kapa emblemo: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».
Kapa emblemo: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

Kapa emblemo: kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» interne, inter la vortoj «APERAS» kaj «SEMAJNE».

2-a Jaro, N-o 24 (76) — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 11. Marto 1926

ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO

SENNACIULO

OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

Sidejo de la Redakci-Komisiono: Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz (Germ.) | Sidejo de Ekzekutiva Komisiono de SAT 23, rue Boyer, Paris XX | Administranto: R. LERCHNER Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz

POR LA EKZEMPLO!

Speciale verkita de Ch. Guns por “Senn.”

1871! Viroj, virinoj kaj infanoj batalas! Sed ho ve! Post sep tagoj da barikadoj kaj heroajoj senkomparaj, la komunumo pereis per frakaso de laborista popolo pariza.

La burĝaro, kiu sin rifuĝis en Versailles, hontema esti timinta, tuj reveninte, elklikigis sangan subpremon. Kaj dum semajnoj kaj eĉ monatoj, oni pafmortigis, masbuĉadis en tuta Parizo milojn da komunumistoj, kiuj volis apliki la faman devizon “Libereco, Egaleco, Frateco”. La burĝaro, volonte eviti ke la popolo povu denove ribeli, mortigadis amase, seksperfortis, martirigis virinojn, infanojn, maljunulojn … por la ekzemplo!

*

1914! Ruiniĝo de l’ homaro! 20 milionoj da homoj vetbatalis pri la mortabismo! Neniam, de homa memoro, la mondo vidis similajn hombuĉadojn! Tamen, malgraŭ la antaŭenjetiĝo pro patrioteco, kiu ekscitis ĉiujn korojn, estis ĉe “Chemin des Dames” — kie 1 050 000 siajn fratojn kovris la teron kelkaj kontraŭstarantoj, kiuj, naŭzitaj, ne plu volis partopreni tiun funebraĵon. Sed malbona estis la sekvo, ĉar tuj ilia nobla ago, juĝita kiel plej grava malkuraĝeco de iliaj fimortigantaj estroj, estis, per ilia morto forigata … por la ekzemplo!

*

1917! Mortintoj, ankoraŭ mortintoj, ĉiam mortintoj! Sed en oriento, timiginda krako sin aŭdigis! Rusio! Ho sankta Rusio! Kion vi estas farinta?

La sklavoj ekribelis kaj renversis la rolojn. Ili, la laboristoj, estas la mastroj!

Por forigi la kapitalismon, ili batpuŝis kaj martelis tiel forte, ke fajreroj estis ĉien disjetitaj, bruligante tiele, ke ili lasis postsignojn tie, kie ili falis.

Signoj kaj ĝermoj de putreco, diris iuj! Ne! Ĝermoj tre fekundaj! Ĉar tuj Aŭstrio, poste Germanio, imitis la ekzemplon de Rusio.

Dum la brido de tiu movado, la internacia kapitalismo juĝis utile kaj konvene tuj ĉesi ĉiajn militaĵojn. La militpaŭzo estis apenaŭ kontraktita, ke oni jam vidis la hieraŭajn malamikojn kune kontraŭstari, por haltigi kaj mortigi en la ovo la pli grandan el la liberigantaj movadoj, kiujn la historio rilatas. Ili volis malebligi al la malnova burĝaro perei en siaj krimoj kaj ekstermis ĉie, kie estis eble, la revoluciulojn kaj ĉion, kion ili jam starigis … por la ekzemplo!

*

1921 Ne povinte neniigi, eĉ per armiloj tiun novan astron — la bolŝevika Rusio —, oni provis, post persiste kondukita agitado per la gazetaro en la mondo, la plej monstran el la rimedoj: la malsaton!

Dek milionoj da senkulpuloj estis viktimoj de tiu nova krimo de l’ kapitalismo! Aliaj, per la angorego de l’ malsato puŝataj, elfosis la kadavrojn kaj eĉ vetbatalis pro ili! Dum la malsato pereigis multegajn el la rusa popolo, kaj toleregis kruelegajn suferojn, la humana kaj pacema Ameriko jetis en la maron — tritikon kaj rizon! La blokado, kiun organizis la interligitaj armeoj, trafis ne nur la nunan societon, sed la tutan popolon. Tiufoje ankaŭ, ili ĝin faris, piedpremante la civilizacion … por la ekzemplo!

*

1923—1924! Ĉu ĉiuj ĉi apostoloj de l’ malnova reĝimo mensogis al ni, kiam ili nin diris, ke nova demokrata reĝimo naskiĝos, kaj ke tiu de 1914 estis la lasta milito?

Bedaŭrinde, jes! Ĉar jam la invado de la Ruhr provokis tielajn malkonsentojn, ke iu ajn alarmkrio estus sufiĉinta por okazigi novajn teruraĵojn kaj funebraĵojn.

Sed ĉe la vido de la multoblaj movadoj de striko kaj de ribelo, la burĝaraj apetitoj estis bridataj. Ankaŭ, ni estus devintaj fari nian devon kiel proletoj, helpante niajn kamaradojn en la lukto kontraŭ iliaj tiranaj subpremantoj.

Oni eble estus povinta vidi en tiu vasta movado socia la komencon de venkonta eŭropa revolucio.

Nuntempe, niakulpe kaj precipe pro la malkompreno de niaj gvidantoj, la laboristoj germanaj al si mem forlasitaj, estis venkegitaj. Kaj nune ili estas humiligataj kaj subfalas sub la pezo de l’ mizero. Eĉ la plej energiaj el ili, kiuj bataladis sur la stratoj de Berlin, en la Ruhr aŭ en Hamburg por batfaligi sian kapitalismon, mortas en la malliberejoj … por la ekzemplo!

*

1925! Jaro de malordo kaj de krimoj! Ĉiuloke kie la popoloj volis efektivigi tolerinte jarcentojn da sklaveco la kondiĉojn de la Versailles-a kontrakto, kiuj kon-

S A T · K O N G R E S O 1926 E N L E N I N G R A D !

— paĝo 2 —

2 — SENNACIULO

sentis al la popoloj la rajton disponi pri si mem; ĉie kie la amasoj popolaj volis sin liberigi de siaj nesateblaj kaj krimemaj subpremantoj, ili renkontis sovaĝan kaj kruelegan kontraŭstaron. En Polio, en Estonio, en Rumanio, en Germanio, en Hispanio, en Italio kaj precipe en Bulgario la teruraĵoj de l’ subpremo estas tiel timegigaj, ke oni povas ilin kompari kun la senluma mortiga frenezeco de la pli malesperaj periodoj mezepokaj.

Ĉu viaj koroj, ĉe tiaj malesperaj alvokoj, restos ĉiam sentuŝataj? Ĉu do via konscienco ne indignegas pro tiaj abomenindegaj kaj sennombraj krimoj?

Ĉu vi daŭrigos kredi al la efikeco de tiu “Asocio de l’ Nacioj”, al tiu demokratio, kiu nur estas kaŝilo destinata por maski la aĉajn spekulaciojn de l’ financistoj, de l’ industriistoj kaj aliaj, kiuj estas la veraj estroj de nia socio? Ĉu vi daŭrigos permesi, ke via nomo Homo estu malnobligita?

Ne! Milobĺe ne! Estas necese, ke ni kontraŭagu ĉiuj kune, kaj per nia tuta forto, kontraŭ tiu per sango makulita reakcio, kies vento blovas tra la mondo. Necesas, ke ni laboru senlace al la detruo de la naciaj limoj, kiuj nur estas baroj al humana frateco, kaj agas kiel venenoj kontraŭ ĝi.

Kaj kiam ni estos liberiĝantaj de l’ eterna subprema ŝarĝo, ni devos definitive konstrui tiun socion laboran, kiu morgaŭ naskos pacon, ĝojon kaj feliĉon!

Esperantigis el franca lingvo: J. V.

LABORISTA PERSEKUTADO KAJ JUĜADO EN BULGARIO

Jam ofte ni raportis en “Senn.” protestvoĉe kontraŭ la reĝimo, kiu sufokigas, mortigas, turmentas la instruistojn de la bulgara popolo, piedpremas ĉiun liberon, deprenas la plej elementarajn homajn rajtojn. La liveritaj al vi sciigoj estas nur malgranda parto de tiu teroro, kiun vi povus ekkoni, se vi havus eblecon vivadi inter ni la bulgaraj suferantoj. Nepriskribeblaj estas la suferoj, nekalkuleblaj la aferoj, kiujn ni eltenis en la neegala batalo kontraŭ la profesoroj, generaloj, kontraŭrevoluciuloj, makedonaj kaptranĉiguloj. Ilin iam la historio montros. La rememoro por dekmiloj da k-doj mortigitaj de antaŭ 2½ jaroj ĝis nun ne donos pacon al ni.

Ni ne povis plenumi nian lastan devon, entombigi ilin kaj eldoni nekrologojn. Hundoj kaj korvoj disŝiris iliajn korpojn. La amikeco devigas nin, la kamaradeco pli.

La malgranda Ŝumla — (Ŝumeno) urbo en kiu estas 25 miloj da loĝantoj, kiuj siavice donis la plej amatajn el siaj fratoj. La unua afero estis k-do Enju Markovski advokato membro de la centra komitato, de la bulgara komparito, maljuna popola reprezentanto. En la septembra ribelo 1923 oni arestis lin kaj en la malsanula arestejo venenigis lin. Liaj k-doj ne vidis lin plu. La funebra procesio preterpasis malliberejon. Liaj lernantoj kaj kamaradoj sendadis dolorajn rigardojn al li tra la fenestroj.

Dolore kunpremiĝas la koroj, aŭdiĝas timige grincigo de dentoj.

Kolonelo Ĝumaliev: Energia kaj inteligenta homo, socialisto je sia juneco, poste agrikulturano. Dum la 9. junio ŝtatperforto li estis ĉefo de la agrikulturista defendo en ŝumena ĉirkaŭaĵo. Dum la hela tago li estis pafita de du personoj rekomendintaj sin kiel detektivoj en lia domo. Asen Ignatov, bestsovaĝe mortigita je la septembra popola ribelo jaro 1923 en urbo Plovdiv kune kun ankoraŭ 30 personoj advokatoj kaj instruistoj; Angel Dimitrov, kvieta modesta instruisto gustuminta de la maldolĉeco de vivo, revanta por sia patrujo — Makedonio, forkurinta el la ungegoj de la policaroj li preferis sin mortigi ol fali en la manojn de la policaroj. Li mortis kiel turmentulo; Dimĉo Marinov fidela ĝis sia morto al laborista Bulgarujo, arestita kaj sendita en Varnon. La ankro de unu vaporŝipo eltiris lin el la fundo de la nigra maro, senfigurigita de la fiŝoj kaj kun ligita ŝtono sur lia kolo. Vela Piskova la bulgara Roza Luksemburg, gimnazia instruistino — tre inteligenta virino — falis en Ruse. Dum la tuta nokto ŝi batalis per revolveroj en manoj. Mortis por ke ŝi lasu la rememoron, kiu vivados en ni. “Vela” ĉu estas laboristo, kiu ne ekstremus aŭdante ŝian nomon?!

Vasil Ivanov, reveninta de Rusio, arestita kaj alkondukata ien, li jetis sin en unu poton, kie li trovis la morton. Kiu povas diri, ĉu li mem estus farinta tion?! Eĉ, li preferis la morton antaŭ ol la inkvizicio. Ginju Piskov bofrato de Vela — pentristo, Georgief, Mihajlov, advokatoj kaj Kalapov Sociano —, arestitaj kaj senditaj Sofion. Ili malaperis jam sensigne. Sendube — mortigitaj — mortigitaj sen juĝo sen kondamno. Kaj la malliberigitojn?! Ho ve! 450 personoj turmentitaj per ĉiuj rimedoj kiujn la homa malico povas elpensi atendas de 10 monatoj kondamnon. Paliĝas la inferoj de Dante. Jam Bulgarujo estis lando de la rozoj, sed nun — de la sango kaj de la larmoj. Kun sopiro la popolo rigardas, al la mondo, al ĝia laboristaro. Ĉu ĝi estos aŭdita?! — Oreolov

Eltiraĵo de defenda parolado je k-do Penju Piskov antaŭ juĝistaro 12. nov. 1925 en Ŝumen

Sinjoroj Juĝistoj

Mian indecon mian urban honeston mi estas ofendinta s-ro Prokuroro pro certigo, ke mi P. Piskov estas agento de Moskvo. Mi forjetas kun indigno tiun ĉi kulpigon. Rememoru la militon, rememoru la indignon je la virinoj — malespere elirintaj sur la stratoj kun signaldiro “pano”, “pano” kaj “pano”. Kiu devigis ilin tiam por ke ili batu la preĝejajn sonorilojn?!

Ĉu Bolŝevika Rusio?! Ne ĝi tiam ankoraŭ ne ekzistis.

Laŭ la certigoj de Prokuroro — mi estas perfidulo, la komunistoj ne amas sian patrion! Tio estas mensogo! Ni estis sur la fronto dum balkana kaj mondmilitoj. Mi socialisto, ĵuris je 3. okt. jaro 1916 verecon al la reĝo Boris. Mi kredis, ke la burĝaroj prenos instruon el la travivitaj okazoj — Ho ve!

Nur tiu, kiu estis elpelito, nur tiu kiu estis forkurinto povas eksenti kion signifas patra domo.

Mi estis en Jugoslavio, post sept. 1923, ĉu mi ne povus trovi vivtenon tie?! Mi, kiu scias tri fremdajn lingvojn, ĉu mi ne povus forveturi al Rusio? Mi revenis, ĉar la patra sento de viro venkis min, mi estis paciĝinta. La regiona estro malpermesis al mi daŭrigi mian profesion kaj mi ne faris al ili plezuron sidi antaŭ cirista seĝo. Ĉe mi maturiĝis la penso por neceseco mallevigi registaron — sufokanta la popolon. Mi ekpensis la konspiron. Mi pensas s-roj juĝistoj, ke ne estas sufiĉe por ke la homo sciu nur kion estas dirinta Marks, aliaj kaj aliaj, mi pensas, tiu kiu estas enirinta en la vicojn de la komunista partio devas lasi sian kapón. Mi estas por la strata batalo, mi estas idealisto, sed idealisto-batalanto.

Ĉi tien vi levigis 450 personojn; mi deklaras al vi, se ili estas niaj por kiaj vi traktas ilin, ni estus finintaj multe da laboro.

Kiel mi komprenas la konspiron kaj ĝian armigon? Tiel: kolekti la vilaĝanojn de vilaĝo Ĉengel je kunveno kun pafiloj sur la ŝultro, kaj se iuj bonvolus malpermesi al ili, por ke ili sciu defendi sian rajton kaj liberecon …

Atenco en Sofio ne povas esti afero de la komunista partio, ĝi ne povas esti ekpensata de la sama organizaĵo. Tio ĉi la aferon ne povas pruvi. Ĝi estas forkurebla eraro de l’ apartaj personoj, eraro permesata en samaj kondiĉoj bataloj. Ni ne estas komunistoj, kiuj ne scias kion signifas aferoj, ĉar ni estas batitaj, kaj pafitaj.

Ĉu vi volas la lastajn pensojn: ili estas, ke la registaro devas esti mallevigita per forto. Diru al mi almenaŭ nur unu fakton de perforto niaflanke dum sept. 1923. Mi vive partoprenis kaj mi diras vin, ke en la tuta Vratia distrikto ne falis ekstere de la batalo eĉ haro de unu el burĝaro, sed kiel oni intencis estingi la sonon de la ribelo? 20 000 personoj estas mortigitaj.

S-ro Prokuroro diras, ke la konspiro estis malkaŝita, ĉar en Bulgario ne estis kondiĉoj por ĝi. Tio ne estas vera. Apud kiuj iros ni — gvidantoj. Ĉu inter la malkontentaj? Kaj ili estas kun popolo,

— paĝo 3 —

SENNACIULO — 3

kun siaj bonaj kaj malbonaj kvalitoj. Ni ne havas sperton, kaj ni ne diras al vi s-roj juĝistoj, ke tiuj ĉi malkaŝoj devis okazi, por preni lecionon de la homoj por la nova konspiro. (Konfuzo inter la juĝistoj).

* * *

Oni mortigis mian edzinon. Merite oni mortigis ŝin. Ŝi mortis kiel konspirantino, sed pro kio oni mortigis mian fraton? Kie estas liaj kulpigoj? Kien li estas? Kien estas Krum Mihajlov, Georgiev, Kalapov kaj multaj aliaj?! (Prezidanto ĉesigas lin.)

Mi estas antaŭ vi juĝu min. Mi deklaras al vi, ke Z. Z. Z. ne ĉesos la konspiradon. Devas esti kontentigitaj la necesoj de tiu ĉi popolo. (Ĉesigo.)

S-roj juĝistoj, se vi pensas, ke la puno de persono aŭ klaso, alportas ĝian mortigon por interpaco, se vi povus, pruvu al mi tion, mi sola s-roj juĝistoj por la bono al mia popolom eto sla ŝnuregon sur mian kolon, kaj sola mi piedfrapos la barelon.

La afero dume estas finita kaj jen la kondamnoj:

Mortpuno Malliberejo Monpuno
6 pers. — 3 000 000 lev.
8 pers. vivlonge 2 200 000 „
8 „ 15 jaroj
6 „ 5 „ 650 000 „
1 „ 8 „ 270 000 „
1 „ 6 „ 20 000 „
2 „ 4 „ 250 000 „
8 „ 3 „ 197 000 „
18 „ 2 „ 335 000 „
20 „ 1½ „ 275 000 „

Oreolov

Letero al la kamaradoj — polit-arestitoj en la karceroj de reakcia Bulgario

En tago de nia komuna kunveno de laboristoj kaj oficistoj de Vagono-Krjukovaj laborejoj, kremenĉuga distrikto, Soveta-Ukrainio, kiu estas dediĉita por helpi al niaj translimaj fratoj, kiuj estas malliberigitaj en burĝar-kapitalistaj karceroj, ni kune kun la reprezentanto de kremenĉuga komitato de “Mopr”.¹) K-do Berejnoj, kaj kun polit-elmigrinto k-do Goldfeder — ano de Sennacieca Asocio Tutmonda “SAT” — ni sendas al vi, viktimoj de nigrega reakcio trans la feraj-kradoj, ŝtonaj muregoj kaj ĝendarmaj barajoj nian flamegan kaj fratan saluton, saluton de kamaradoj — civitanoj de libera soveta respubliko, kies koroj batas unusone kun viaj kaj ni alvokas, viaj fratoj, je firma rezisto, ke vi esperu nian pli baldaŭan materian kaj moralan helpon de proletoj — fratoj, kiuj dejetis de si la jugon de kapitalistoj kaj imperialistoj en sia lando kaj kiuj kunstreĉas ĉiujn fortojn por liberigi vin de l’ jugo, reganta ĉe via landa burĝaro.

Krjukov, kremenĉuga distrikto Sovet-Ukrainio.

Reprezentanto de l’ distrikta komitato “Mopr” (subskribo) Berejnoj.

Polit-elmigrinto — ano de Sennacieca Asocio Tutmonda “SAT” S. Goldfeder.

Rezolucio

de l’ laboristoj kaj oficistoj de Vagon-laborejoj en Krimkov, kremenĉuga distrikto

Sovet-Ukrainio.

Aŭskultinte la raporton de k-do Goldfeder polit-elmigrinto kaj membro de “Sennacieca Asocio Tutmonda” pri “Мопр” (I. R. H.), kiu laŭ la decidoj de ĝia antaŭa kongreso akceptis kaj uzas internacian lingvon Esperanto por siaj internaciaj rilatoj kun la tutmondaj filioj, ni, laboristoj kaj oficistoj de l’ supre nomitaj vagon-laborejoj, salutas kaj subtenas ĝian decidon uzi Esperanton kiel revoluciigilon por nia komuna laborist-kamparana, proletaria agado mondskale.

Subskribo de l’ vesper-prezidantaro.

¹) Mopr = I. R. H. (internacia ruĝa helpo al tutmondaj revoluciuloj).

El la lando de blanka teroro

El diversaj partoj de Polio pli kaj pli alvenas sciigoj pri teruraj kaj sangaj bataloj inter senlaboruloj kaj policistoj. Lastatempe okazis du sangoverŝaj interpuŝiĝoj, en Varsovio kaj Kaliŝ. En tiu ĉi artikoleto mi volas precize rakonti al vi, karaj k-doj, pri ĉi du okazintaĵoj por prezenti la nuntempan situacion en mia “kara Patrio”.

La 19. decembro je la 2a 700 senlaboruloj kunvenintaj sur Cieptastr. ekiris al ministro de laboro.

Preterpasante Mirovski-halojn ili estis ekatakitaj sen ia averto de rajdpolicistoj (mi atentigas, ke ne estis kontraŭŝtataj ekkrioj).

Policistoj sabrobatis senlaborulojn, estis kelkaj vunditoj.

Malgraŭ ĉio senlaboruloj rekunvenis kaj ekmarŝis al Placo de Teatro.

Kriante dumvoje; ni postulas funkciigon de fabrikoj, panon, haltigon de multekosteco, ili alvenis al str. Królewska. Tie ĉi policistoj refoje ekatakis ilin batante per pafilkapoj kaj sabroj. Estis vunditaj 8 personoj.

La 9. februaro en Kalisz (Kaliŝ) eksplodis ribelo de senlaboruloj. Je la 2. antaŭ magistrato (urbdomo) senlaboruloj komencis amasiĝi postulante laboron kaj pligrandigon de perlaboro. Reprezentantoj de urbestraro promesis en la plej proksima tempo finplenumi iliajn dezirojn. Senlaboruloj de longe jam nutrataj per promesoj ne disiris, sed perforte eniris en la magistraton kaj ruinigis kancelariojn. Oni bategis s-ron Ŝavrasa prezidanton de urbo Kaliŝ kaj ekatakis per ŝtonoj alproksimiĝantajn policistojn. Estis alvokita por helpo militistaro. Dum interpuŝiĝo estas vunditaj 26 laboristoj (6 danĝere), 3 soldatoj, 3 policistoj, anstataŭanto de prefekto, policomandanto kaj urbprezidanto.

Sekvantan tagon denove amasiĝis antaŭ magistrato malfeliĉaj senlaboruloj. La magistrato ne funkciis. Policistoj per pafado dispelis demonstrantojn. Policistoj asertas, ke ne ili komencis pafadon. Estas tute komprenebla, ke pafadon komencas ĉiam senarmitaj laboristoj. Tiun ĉi tagon estis vunditaj 3 laboristoj ne danĝere, 1 danĝere — kune — 4 vunditoj.

Terure estas trankviligo de bezonoj de senlaboruloj per pafilkapoj kaj sabrobatoj, sed tiuj ĉi okazintaĵoj estas iom pli ol simplaj akcidentoj. Ili anoncas alproksimiĝantan revolucion. Lohoho.

La polica banditismo sur ĉelim-teritorio en Polio

Unu el korespondantoj de “Kurjer Codzienny” (Kuriero Ĉiutaga) skribis en antaŭe menciita gazeto pri sia intervjuo ĉe policinspektoro de volinja vojevodio, s-ro Grabovski, kiu detale informis lin pri sendanĝerec-stato en volinja vojevodio.

Inter alie inspektoro Grabovski deklaris, ke ĝenerala sendanĝerec-stato en volinja vojevodio estas nun pli ol kontentiga. En la tuta vojevodio regas trankvilo. Komparante nunan sendanĝerec-staton kun tiu en jaro 1924 aŭ unua duono de 1925, li nepre konstatas, ke banditismo tie tute ne estas. La banditismo atingis sian kulminacian punkton en majo 1925, kiam ĉiusemajne estis meze 18 banditatakoj. Ĝi tamen ŝanĝiĝis de post la tempo, kiam polico komencas uzadi pli radikalajn rimedojn. Ĉi rimedo estis reala finplenumo de afero sur loko de krimo. Kiam la korespondanto, verŝajne ne kompreninte signifon de lastaj vortoj, demandis: “kion ĝi signifas?” — inspektoro Grabovski klarigis, ke ĉiu trovita sur kamparo aŭ en arbaro armita homo estis tuj pafmortigita kaj tiu ĉi rimedo multe helpis, ĉar nun en suprenomita vojevodio banditismo ne estas. S-ro Grabovski atentigis la korespondanton, ke li parolas nur pri banditatakoj. “Banditismo estas malfacile elradikebla, ĉar ĝi estas jam en karaktero de loka loĝantaro.” (Vortoj de Grabovski). En jaro 1925 policistoj mortigis sur loko de krimo 42 banditojn, en malliberejo sidas nun pli ol 200 band. kaj ties kunuloj, krom tio juĝistaro mortkondamnis 17 banditojn.

Teruriga kaj malĝoja karto el vivo de l’ ŝtato kaj socio! Policistaro de la tuta vojevodio, kun inspektoro sur la fronto, en daŭro de unu jaro malkaŝe kaj “plejlaŭleĝe” mortkondamnas homojn “renkontitajn en arbaro aŭ sur kamparo kun armilo en mano”, kvazaŭ banditojn, ĉar ili apartenas al la loka loĝantaro, “en kies karaktero estas banditeco.

Bonaj policinspektoroj estas en Polio. Domaĝe la korespondanto de la “Kuriero Ĉiutaga” ne sciigis nin pri nombro de ordenoj ricevitaj de inspektoro Grabovski por siaj bonfarajoj. Lohoho.

— paĝo 4 —

4 — SENNACIULO

Laboristmovado en Angola

Antaŭnelonge, skribinte al kamarado, kiu petis de mi raporton pri la laborista movado en Angola, mi asertis, ke ĉi tiun raporton mi povis konciziĝi per unusola simpla vorto: Nulo.

Ja, esceptinte kelkaj t. n. “Bonfarantaj Asocioj de Komercoficistoj”, kiuj ne povas esti enkalkulataj en la nombro de la sindikatoj aŭ profasocioj, ne nur pro ties speciala burĝuisenca filantropia celo, sed ankaŭ tial, ĉar ili baziĝas sur la principo de klaskunlaborado absolute antagona kun la interesoj de la ekspluatata laborista klaso — esceptinte tiuj, preferinde alinomendaj “Malbonfarantaj Asocioj de Komercoficistoj”, ekzistis en Angola nenia metiorganizaĵo. Nur de jaro 1917 ĝis 1921 en Angola estis “Asocio de la Ŝtatoficistoj”, kiu, ne havinte karakteron absolute klasbatalan, ĉar laŭ ĝia statuto ĝi estis nur “bonfaranta” organizaĵo por ŝtatoficistoj, nek celon revolucieman, ĉar ĝi respegulis la konservativajn ŝovinistajn ideojn de sia membraro, tamen iomete agis kontraŭ kelkaj ŝtatdecidoj ofendantaj la interesojn de la ŝtatoficistoj kaj eĉ iam gvidis strikon, kiu bedaŭrinde malsukcesis.

Sed tiam venis en Angolan ĉi-ties unua alta komisario, opereta generalo Norton de Matos, nuna ambasadoro de Portugalio en Londono, kiu starigis ĉe ni personan militarisman diktatorecon tre similan al la absoluta reĝopotenco de la feŭdalisma epoko kaj eĉ pli terura ol la nuna faŝismo, ĉar ĉio kaj ĉiuj dependis nur de la plimalpli neŭrastenia volo de tiu malbeninda personaĉo.

Unu el liaj unuaj agoj (dekreto n-o 3, de la 30. IV. 21.), kiel alta Komisario estis ĝuste la malpermeso de la “Asocio de la Ŝtatoficistoj” sub preteksto ke ĝi “forigis tuj de sia fondiĝo kaj laŭ multfoje, el la solaj celoj povantaj pravigi sian ekzistadon kaj treege malutilis al la disciplineco kaj al la prestiĝo de la administracio kaj registaro de respubliko en Angola.”

Dum la “imperio” Norton de Matos, kiu forkuris en formo tre skandala el la respondeco rezultinta el sia malbonega administracio kaj al la malordeco, en kiun lia troluksemo kaj malŝparemo dronigis la financojn de la kolonio, kelkaj malfortaj pruvoj estis faritaj por restarigi aŭ fondi novajn klasorganizaĵojn, sed ĉiam oni trovis absolutan neon kaj la simpla elmontrado de asociema opinio sufiĉis por ke oni estus forpelita en la Metropolon, kiel “nedezirebla al la Kolonio”. Cetere, la medio en Angola karakteriziĝas pro ambiciemo kaj la konsekvenca egoismo miksita kun granda manko de solidareco kaj iom da malkuraĝemo, kaj kio sur tiu bazo starigis la “imperiestro” sian laŭmemvolan diktatorecon. Kaj ĉi perfortoj kaj persekutoj tiom multe sukcesis, ke

■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■

SEN ENTUZIASMO NENIAM OKAZIS IO GRANDA EN LA MONDO. KANT

■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■■

eĉ dum la regado de du guberniestroj sekvintaj al la Norton’a epoko, ekzistis ĉe ni tiom granda timo, ke, se oni parolis al iu ajn pri la neceso krei profesian organizaĵon, oni tuj ekaŭdis kvazaŭ konvinkan aserton dirantan, ke tio estis absolute neebla pro malpermeso.

Sed la faktoj mem malpravigis (almenaŭ parte, en ĉi-momento) tiun aserton.

Ni nun ĉeestas al la naskiĝo de laborista movado en Angola, ja vere proleta, ne nur “bonfaranta” sed revoluciema klasbatala movado.

Je la 13. decembro 1925, la proletoj en Loanda kunvenis laŭ publika invito de organiza komitato konsistanta el 5 klaskonsciaj laboristoj kaj tuj estis fondita la “Miksa Sindikato de Laboristoj el Loanda”, kiu devas esti la ĝermo de la sindikata movado en Angola. En tiu sindikato membriĝas laboristoj el ĉiuj metioj (tial ĝi nomiĝis miksa sindikato) ĉar estis neeble en la nuna momento krei apartajn metisindikatojn pro malgrandnombreco de la laboristoj en la diversaj metioj kaj malvasteco de la koncernaj industribranĉoj.

La nuna alta komisario, la dua, aŭ siaj kunlaborantoj en la kolonia registaro, verŝajne ne estas multe inklinaj al permeso de la sindikato kaj aprobo de ties statutoj. Sed niaj kamaradoj estas pretaj insisti uzonte ĉiujn rimedojn por atingi tiun celon, almenaŭ laŭ decido de la metropola registaro, kiu ne povas agi kontraŭ tio, kion entenas la leĝo pri klasasocioj.

La nova sindikato, malgraŭ sia trojuneco jam kalkulas preskaŭ ducent membrojn el diversaj metioj (speciale fervojlaboristoj) sen diferencoj pri rasoj.

Pro ties ekzemplo ankaŭ en Loanda nun organiziĝas sindikato de la aŭtomobil-kondukistoj kaj mekanikistoj kaj en la suda urbo Mossamedes ankaŭ estas baldaŭ organizota alia miksa laborista sindikato. Estas esperende, ke, almenaŭ en ceteraj gravaj urboj, la ekzemplo de la Loanda’a sindikato fruktiĝos tiamaniere, ke, en epoko ne tro malproksima ebliĝos la starigo de angola ĝenerala konfederacio de laboro.

* * *

Siaflanke, la ŝtatoficistoj ankaŭ en ĉi-momento ekmoviĝas. Tio ne ankoraŭ estas vera ekvekiĝo sub klaskonscia vidpunkto sed nur ribelo kontraŭ decido atinganta ilin persone, kiu ilin arigas (kaj ne ankoraŭ unuigas) sub la influo de la ofendo al ĉies intereso.

Post la jaro 1917, ĉiuj oficistoj el la kadroj de la diversaj ŝtatoservoj ricevis diversajn rajtojn (komprenebla, postulitaj jam de longaj jaroj) koncernantaj la eblecon esti akompanataj de siaj familianoj. Tiamaniere, la ŝtatoficisto veninta en Angolan aŭ alian kolonion ricevis senpagan vojaĝon por si kaj siaj familianoj kaj, ĉar li havas rajton al 6-monata forpermeso ĝuebla en la metropolo po ĉiu periodo da 4-jara konstanta servado, li ankaŭ rajtis esti denove akompanata de sia familio kun ĉiuj elspezoj pagitaj de la ŝtato. Tio estas: po ĉiu periodo da 4 jaroj (en Angola), ĉiu ŝtatoficisto rajtis por si kaj sia familio al du senpagaj vojaĝoj, unu el kaj la alia al la metropolo. Por aliaj kolonioj tiu periodo estis pli aŭ malpli longa laŭ la malboneco de la koncerna klimato.

Tio reprezentis nenian favoron al la ŝtatlaborantoj, ĉar aliaj landoj posedantaj koloniojn donas pli bonajn rajtojn, ofte eĉ kun deviga karaktero.

La nuna ministro por kolonioj en portugala registaro, ia generalo de ĉevaloj (kaj ne de kavalerio) dekretis inter aliaj aferoj ĉesigantaj diversajn rajtojn de la ŝtatoficistoj, ke la familianoj de iu ajn laboranto de la ŝtato rajtas akompani sian familiestron nur kiam ĉi-lasta ricevas forpermeson unujaran. Tio signifas, ke la ŝtatoficisto devas vivi for el sia familio, aŭ forlasi ĝin en la kolonio, kiam li rajtas al 6 monata forpermeso, aŭ, laste, ke li devas resti kun siaj familianoj 8 jarojn sub la malsaniga klimato de Angola, 6½ jarojn sub la mortiga ekvatora varmego de Gvineo aŭ S. Tomé-insulo, ktp.

Ĉi maljusta kaj malnobalega dekreto sukcesis ekmovi la malantaŭeneman klason de ŝtatoficistoj en preskaŭ ĉiuj portugalaj kolonioj.

En Loanda, je la 10. Januaro 1926, ili kunvenis grandnombre en mitingo por protesti kontraŭ tiu decido kaj elektis komisionon por reklami la kompletan nuligon de tiu dekreto. La laborista sindikato sendis delegiton al la mitingo por prezenti al la ŝtatoficistoj la solidarecon de la laboristaro, kio kaŭzis unue certan strangecon tuj transformita en ĝoja akceptado. La laborista delegito eĉ estis invitita partopreni en la elektita komisiono.

Utilas rimarki, ke la leĝaro en Angola malpermesas al la ŝtatoficisto ĉiun kolektivan agadon aŭ postulon. Do, la mitingo laŭleĝe estas punenda kontraŭdisciplina agado. Tio tamen ne malhelpis al ili kunveni, postuli la nuligon de la dekreto kaj estis pretaj por deklari ĝeneralan strikon, se la postulo ne estas akceptata.

Dank’ al la ekscito ĉi-momenta kaj al la influiga ekzemplo de la sindikato, oni devas esperi, ke la ŝtatoficistoj baldaŭ starigos sian klasasocion.

En la momento, kiam en la tuta mondo la proletaro jam preparas la mondrevolucion, en Angola la masoj nur jus ekmoviĝas, sed, se ili ankaŭ ekkonsciiĝas pri siaj fortoj kaj rajtoj niaj kapitalistoj trovos sur sia vojo, ĝis nun tiel facila, la unuajn neeviteblajn rifojn. J. P. B.

Strikmovado en Latvio dum jaro 1925

Laŭ sciigo de latva ministro por popola bonstato la pasintan jaron okazis strikoj en 53 entreprenoj de Latvio. El 4629 laboristoj de ĉi-entreprenoj strikis 3224. La postuloj en 14 okazoj plene kontentigitaj, 24 postuloj parte kaj 15 rifuzitaj.

Neŭtralulo

— paĝo 5 —

SENNACIULO — 7

KORESPONDEJO

Persiste: — Bedaŭrinde via linoleoklişaĵo alvenis tro malfrue por esti uzata en la artikolo.

1305 — Vian manuskripton ni uzos en okazo de bezono. Estonte ni preferas tian pli mallongigitan.

4081 — Via manuskripto bedaŭrinde ne estas uzebla, ĉar ne plu aktuala. Bonvolu skribi pri aktualaĵoj el la lab. mov., kiuj interesas la tutmondan laboristaron.

2985 — Bonvolu enrigardi n-rojn 4 kaj 5 de “Senn.” por informiĝi pri redakticia aparato. Via manuskripto “Sennacieca rito pri nomdono” ankoraŭ aperos.

— Via afero pri Radio povas aperi nur kiel anonco kontraŭ antaŭa pago. Pri preztarifo rigardu prospekton de SAT.

1334 — Via manuskripto “La I. Internacio kaj mondlingvo” ankoraŭ aperos.

Al kelkiuj: Neniam plu adresu viajn koresp-aĵojn, kiuj koncernas redakcion je nomo de k-do Barthelmess.

1262 — Kompreneble ĉiu povas aboni niajn gazetojn.

J. Glaser, London — Por viaj aferoj ekzistas la “Prolet. esp-a gazetarservo”. Adr.: K-do 715, Leipzig aŭ k-do 1484, Wien. Vidu en jarlibro de SAT, al ili ni peros vian deziron. Anoncoj aperas en la koncernaj rubrikoj “Senn.” nur kontraŭ antaŭa pago.

1484 — K-do J. Glaser, London, E I. 25 Wellclosse Sq. (Anglio) petas materialon por 60 al li konataj ĵurnaloj, kiuj favoras Esperanton.

3398 — “Locarna pakto” alvenis de k-do 5356 Aalsmeer sed ne uzebla, ĉar jam sama temo en n-ro 6 de “Senn.” kiel fruntartikolo.

4786 — Kvankam via kronikaĵo enhavas kvazaŭ anoncon, ni tamen escepte presigas ĝin plena. Estonte bonvolu konsideri, ke anoncoj kaj alvokoj aperas nur kontraŭ antaŭa pago. Red.

168 — Jes mi sendas S.R. al Pelkovski kaj Craig. Adm.

El “Internacia Transport-laborista Federacio”

Aliĝo de l’ brit-hinda fervojpersonaro

Laŭ decido de la kongreso okazinta en Madras la fervojista federacio en Kalkutta anoncis sin kiel membro-organizaĵo al l’ I. T. F.

Protesto ĉe portugala registaro

Kaŭzita pro la konduto de portugalaj instancoj kontraŭ fervojistoj strikantaj en Kosenbik (port. Orient-Afriko) la sekretario I. T. F. sendis protesttelegramon kaj postulis senlimajn koalici-rajtojn.

Laŭ raporto de l. T. F. 5. febr. la striko okazis pro salajr-malaltigo. La ŝtataj instancoj respondis per mobilizado de la personaro. 200 ĉefstrikantojn oni sendis al Portugalio. Kunvenoj estas malpermesataj. La popoldomo en Lourence Mergues fermata. Fervojistoj estas eksigitaj el loĝejoj, apartenintaj al la ŝtata fervojo. Plue la strikantoj estis devigataj veturi je la pinto de ĉiuj vagonaroj de la strikrompantoj.

La ĉekoslovaka impost-ŝraŭbo

Kiel en Germanio de longe estas uzo, la ĉekosl. registaro ankaŭ preparas grandan rabadon kontraŭ la viv-tenado de l’ laboristaro. Unuflanke la registaro kaj la financministraro dediĉas al la entreprenantoj milionojn da ĉek.-kr., aliflanke la laboristoj devos pagi 3 aŭ 5 % de l’ salajro sub la nomo: “salajro-imposto”. Ĉiu laboristo, kiu perlaboras po jaro pli ol 6000. — kĉ. t. e. semajne pli ol 115.— kĉ. estas devigata pagi la novan imposton. Ĝustatempe la financ-ministraro rezignas je la pagendaj impostoj de l’ entreprenantoj; la bankoj kaj tre multe da fabrik-entreprenantoj ne pagis de jaroj milionojn da impostoj. La “Zentralkorrespondenz Prag” raportas denove, ke la bankoj provas nepagi la grandan sumon de 140 milionoj da kĉ., sed la malriĉaj laboristoj, oficistoj kaj instruistoj havas la ĝojon pagi ĉi tion, kion la firiĉuloj[?] forprenas de la respubliko.

Jenaj nombroj montras la ŝarĝon de l’ laboristaro. Ni registras rektajn impostojn 2 085 757 000.— kĉ. de tio 997 300 000.— kĉ. da salajro-imposto. De la ĉekosl. budĝetaj enspezoj 10085 milionoj da kĉ. sumiĝas la nerektaj impostoj 7 237 milionoj da kĉ, t. e.

Debit-impostoj . . . . 1 606 milionoj da kĉ. limdepag-impostoj . . 815 ” ” ” konsum-impostoj . . . 1 802 ” ” ” tabako, salo, dolĉaĵo } eksplodaĵo . . . . . } 1 067 ” ” ” fervoj-impostoj. . . . 1 009 ” ” ” taksoj ĉiujmaniere — 938 milionoj da kĉ.

La proporcio inter la rektaj kaj nerektaj impostoj estas 22,4:77,6 %. La konsumantoj pagas pli ol tri kvaronojn el ĉiuj impostoj.

La nombro de respublika loĝantaro estas 14,5 milionoj t. e. ŝarĝo de 663.— kĉ. por unu kapo.

Tiamaniere familio de kvar personoj pagas impostojn jare 2572.— kĉ. de tio 1996.— estas nerektaj impostoj. Ĉi tio estas nia fama demokrata respubliko. Ĉiu familio pagas semajne impostojn de 38.— kĉ.

La laboristoj komencas grandan batalon kaj agitadon kontraŭ ĉi tiu krimo de la ĉekosl. registaro, gvidata de la kom. partio. SAT-ano 5614

Latva laboristaro funebras

La kruela morto forŝiris el vicoj de l’ latva laboristaro du plej aktivajn batalantojn.

La 28. jan. post ĥirurgia operacio mortis k-do Levho Paegle — proleta verkisto, senlaca kaj kuraĝa, de l’ laboristaro tre ŝatata, paroladisto de proletaj kulturunuiĝoj. Li inde trairis malfacilan vojon de laboristgvidanto, jam malsana li estis pelita en malliberejon, kie lia malsano progresis kaj kaŭzis lian morton en 36 jara aĝo.

La dua morto sekvintan tagon — 29. 1. — estas ankoraŭ pli tragedia. De sia edzino, virino kun tute alia mondkoncepto, estis mortpafita k-do Fr. Goliats, fidela marksano kaj proleta publikigisto, celinta unuiĝon de l’ urba kaj kamparana proletaro. Tiucele li serioze studis latvan agraran staton kaj ĝian historian disvolvon, dum kelka tempo eldonis revuon “La Laboristo-Kamparano”, ĉesigitan de administracio.

Antaŭ latva laboristaro staras malfacila tasko anstataŭi la eterne ripozantajn kamaradojn, sed ni firme kredas je kreaj fortoj de l’ latva proletaro, kiu jam donis multajn gvidantojn eĉ en skalo de l’ tutmonda laborista movado. Diogeno

Esperanto kaj Int. Lab. Helpo

Dum la akra batalo de la laboristaro tutmonda, la I. L. H. jam tre ofte kaj grandskale helpis kaj helpas je la venko super la kontraŭularo de la proletaro, la ekspluatistaro internacia. Do, nur malofte mi legis pri Esperanto-korespondado inter I. L. H.-anoj. Tion mi ne komprenas. Ambaŭ movadoj, esperanta kaj I. L. H., akiros pli grandan sukceson, se unu helpas al la alia per interŝanĝo de gazetoj, afiŝoj, propagandaĵoj, korespondaĵoj ktp. Ankaŭ k-doj, parolontaj en kunvenoj de ambaŭ organizaĵoj en aliaj landoj, kreos fortan ligilon inter laboristaro. SAT-anoj! helpu krei interligilon de ni kaj la I. L. H.-anoj. Ne forgesu, sole la kunlaborado de ĉiuj proletaj organizaĵoj kreos solidarecon sennaciecan. Ne la tendencoj diversaj disigu nin, gek-doj; ĉiu klaskonscia proleto pripensu bone: la kapitalismo internacia ne estas disigita per tendencoj inter si, kiam ĝi batalas kontraŭ ni! Ni tial agu same! La laboristaro akiros la venkon nur per la unueco en si mem. Esperanto kaj I. L. H. estu armilo de ĉiuj ekspluatatoj. Kiu intencas akceli tiun-ĉi celadon, helpu krei viglan kunlaboron de SAT kaj I. L. H. Sendu vian opinion al: Esperanto-Informejo, Schweidnitz (Germanio). (1851)

Internacia Konferenco de la kontrola kaj administra personaro fervojista

La fervojista sekcio de la Internacia Transport-Federacio okazigos la 30. ĝis 31. marto ĉi jare en Amsterdam supre cititan konferencon.

Jenaj demandoj estas pritraktotaj:

La organizado de la kontrola, administra kaj ceteraj personaroj diverslandaj (Referanto: N. Nathans, Sekr. de la Ferv. Sekcio de I. T. F.).

La evoluo de la organizaĵoj de kontrolaj kaj administraj personaroj en batalo por plibonigo de la laborkondiĉoj kaj en ĝenerala batalo de la tuta laboristaro. (Referanto: membro de la ĉefprezidantaro de R. C. A.)

La taskoj de pli altrangaj oficistoj por la kundecida rajto kaj por socialigo de la fervojaro. (Referanto: membro de la ĉefprezid. de svisa fervojorganizaĵo.)

— paĝo 6 —

8 — SENNACIULO

≡ KRONIKO ≡

Francio

Parizo. — La VI. kongreso de la “Fédération Espérantiste Ouvrière”, unuiĝo de la proletaj esp. grupoj de franclingvanoj, okazos tiun jaron dum Pentekosto en Paris. Propaganda vesperfesto malfermos ĝin. Ni donos pluajn informojn pliposte. Alilandaj k-doj estas kore invitataj. Por sciigoj sin turni al la sidejo: 177, rue de Bagnolet, Pa is XX.

Latvio.

Riga. Finfine la ondo de nia proletesp-a mov. ektuŝis ankaŭ latvian teritorion. La 9. febr. malfermiĝis kurso de Esp-o en popola altlernejo (laborista). Kvankam la aŭskultantaro dume nombras nur 11 personoj, tamen estas tendenco al ĝia pligrandiĝo. Post la unua leciono la pasintan mardon pluaj 5 gek-doj esprimis sin pretaj aliĝi. La kurson gvidas nia k-do A. Krastin, tamen post dua leciono lin helpos “Petro”.

La 10. februaro la V. regiona komitato de la social-dem. partio en Riga okazigis plivastigitan regionan kunvenon, kunvokita por aŭskultigi la referaton de k-do A. Krastin pri “Esperanto kaj ĝia signifo por la laboristaro”. Ĉeestis proksimume 50 personoj. La rezultoj bonegaj, eĉ ne atenditaj. Post preskaŭ duhora parolado kaj sinsekvaj debatoj, treege ekinteresigintaj la ĉeestantaron por Esp-o, la regiona komitato unuanime akceptis favoran al nia movado rezolucion, per kiu ĝi esprimis la deziron, ke Esp-o kiel la sola interkomprenilo de la tutmonda laboristaro estu ĉiel subtenata, ke ĉi-prelegoj estu farotaj en ĉiuj partiaj regionoj kaj ke Esp-o estu enkondukata en laboristaj lernejoj. Plue la komitato decidis ĉi-rezolucion transdoni al la partia centra komitato kun deziresprimo lokigi la demandon pri Esp-o en tagordon de la venonta tutlatvia kongreso socialista. Samtempe fondiĝis grupeto el gek-doj, ne povantaj vizitadi la altlernejon, por studi Esp-on aparte ĉe menciita k-do.

Estas intencata ankaŭ fondi latvian lab. Esp-o societon, por kie la kursanoj per praktika laboro povu pliperfektiĝi preparigante sin por nia kara SAT. Kr.

Sovet-Unio

Kievo. La 1. febr. okazis fonda kunveno de Esperanto-grupo ĉe kievaj kursoj de stenografio. La lecionojn de l’ grupo vizitadas 15 personoj. La grupon fondis k-ino Vail. Unu el aktivaj partoprenantoj kaj iniciatintoj estas administranto de stenografiaj kursoj k-do Krasilnikov. La celo de l’ grupo estas ligiĝi per Esperanto kun alilandaj kolegoj-stenografiistoj. 728.

Krivoj Rog. 20. febr. okazis solena malfermo de IX. distrikta komjunulara konferenco. La ejo de urba teatro estis plenplena. En la nomo de SEU salutis la konferencon Dolinska SEU-filio. La salutparolado dirita en Esp-o kaj akompanita de rusa traduko, estis kelkfoje interrompata per bruega aplaŭdo de l’ juna aŭdantaro.

Samtempe estis organizita granda ekspozicio de diversspecaj esperantaĵoj kaj leteraĵoj, ricevitaj senpere de proletaj organizaĵoj el eksterlando. Multenombraj, gejunuloj, alvenintaj al la konferenco de diversaj minejoj de Krivo-Roga distrikto ekinteresiĝis por nia movado kaj traktis la demandon pri la organizo de esp-a rondetoj ĉe ĉiuj “Komsomolaj” (Komjunularaj) ĉeloj. SAT-ano 5875.

Odessa. Dum la lasta tempo ni faris kelkajn gravajn sukcesojn: En decembro 1925 estis aranĝita en Klubo de Sovet-oficist-sindikato granda esp-a ekspozicio, kiun vizitis pli ol 700 pers., ĉefe gelaboristoj kaj gelernantoj. Sufiĉe enhavoplena SAT-fako multe atentigis kaj impresis la vizitintojn.

Proksimume tiutempe estis malfermitaj Centraj Regnaj Kursoj por Esp-o, bedaŭrinde samloke kun kursoj por fremdaj lingvoj, ĉiuj lokoj estis distribuitaj inter profesiaj unuiĝoj (20 % senpagaj).

  1. februaro ĉe okazinta tuturba kunveno de laboristoj-korespondantoj post raporto de nia k-do pri kunligo kun eksterlanda laboristaro per lingvo internacia (por kiu celo ĉe nia komitato ekzistas speciala Korespond-Komisiono) estis decidite por plej viglaj interrilatoj kun eksterlandaj gekamaradoj interŝanĝi per reprezentantoj kun SEU-komitato de Odessa. La kunsidon ĉeestis 150 koresp.

Ne malpli gravan rolon por sama celo havas antaŭnelonge interkonsento kun Redakcio de l’ semajna ilustrita aldono al oficiala gazeto “Izvestia” pri presado de diversaj fotajoj el la eksterlanda laborista vivo (por ĉiu ekzemplero la redakcio pagos po 3 rubloj); se niaj k-doj atentos la alvokon, do ĉi-tiu entrepreno havos grandan propagandan signifon kaj ĝi estas imitenda de ĉiuj SAT-grupoj (almenaŭ en Sovet-Unio).

Rilate nian internan vivon, mi devas noti viglan laboron de Literatur-Scienca Rondeto, kiun partoprenas tiaj bonaj verkistoj, kiel k-doj S. Rublev, Vs. Ivanov, V. Sutkovoj, Miĥalsky (membro-koresp-anto) k. a.; antaŭ du semajnoj ni festis nian 50. kunsidon.

Nuntempa odessa SAT-grupo kaj SEU-komitato lokiĝas en Centra Laborista Biblioteko, kiu enhavas esp-an fakon (ĉiuvespere funkcias esp-a legejo) kaj kie ni kunvenadas ĉiudimanĉe de la 10. ĝis la 1.

Pasintan monaton ni fondis ĉe diversaj urbaj oficejoj kaj lernejoj (kie oficas aŭ lernas almenaŭ 3 esp-istoj) SAT- kaj SEU-ĉelojn, kies taskoj estas: arangi raportojn pri esp-a proletara movado, organizi kursojn ktp., tiaj ĉeletoj[?] nun ekzistas: en Januraj Fervojaj Metiejoj, kie funkcias ankaŭ kursoj, en granda laborista klubo je nomo de Lenin (ankaŭ kursoj), Kluboj de l’ PTT, en kelkaj labor-lernejoj ktp. B. Kasparov (4786).

Usono

New-York. Profesoro Scott Nearing, kiu ĵus revenis el Rusio, irinte tien por espitri[?] — precipe la eduk-sistemon, parolis ĉi-tie, antaŭ granda aŭdantaro, tre favore al la tiea sistemo. Post la parolado, laŭ programo, oni povis demandi lin pri klarigoj. SAT-anino 373 demandis, ĉu li trovis en Sovetio movadon por internacia lingvo; li respondis jene: “Jes Esperanto estas en Sovetio tre disvastigita kaj ofte, oficiale rekonata. Multfoje kaj en multaj lokoj oni demandis min, ĉu mi scipovas Esp. kaj, bedaŭrinde, mi honte devis respondi ‘ne’.” G. S. 1092

Korekto. En la tradukaĵo de V. Lebedev (ne Levedev): “Homaj dokumentoj el cionisma realajo” (Senn. 21, pĝ. 5), la linioj 2, 7 de malsupre devas esti legataj jene: “Mi komencis enpensiĝi, ĉu ne estas la solvo de socia problemo — samtempe ankaŭ nacia senjugigo de popolo). Kaj rezulte mi venis al jesa konkludo”. Alimaniere la teksto ne havas sencon. V. Lebedev, 4696

[REKLAMO p.6] Superdelikata Mielo — Spec. prezoj por SAT-anoj: 5 kaj 10 kg. por Franc., respekt. 39 kaj 75 fr. fr. afrankite — por Alĝ. Belg. 43 kaj 85 — Marok., Svis., Hisp., It., 45 kaj 88 — Angl., USA., Hol. ktp. 50 kaj 95. Por poŝtrembursa pago, aldoni: Franc. 2,50, aliland. 5 fr. fr. (Francianoj uzu la poŝtĉekkonton: Paris I, C. 541.02). Stephen Mc Say, Gourdez-Luisant (E. & L.) Francio

Sennacieca Asocio Tutmonda

Asocia Sidejo: 23 Rue Boyer, Paris-XXe Adm. Sekretariejo: Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig-Stötteritz — poŝtĉeka n-ro 6835

⚌ OFICIALA INFORMILO ⚌

Celo: Utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto, por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda (vidi la Statuton).

Pri la VI. SAT-Kongreso

(oficiala komuniko de E. K.)

Ĉu okazos ĉi-jare kongreso de SAT? Kie? Kiam? — Al ĉiu demando ni povis respondi nur “ni ne scias . . .”

Oni memoras ke, ĉe la Wiena Kongreso, iu membro proponis, je la nomo de Leningradaj SAT-anoj, ke la VI. okazu en Leningrado. Tia propono kompreneble renkontis aprobon, ĉar la loko estas nune plej taŭga por tia kunveno.

En septembro 1925, ni pensis ke la leningradaj membroj jam okupiĝis pri la preparado de la VI. — Kvar monatojn ni atendis, esperante ĉiutage je morgaŭa informilo. — Fine, la 20. decembron, ni petis k-don D., en Moskvo, ke li rilatiĝu kun la k-doj de Leningrado, kaj sciigu al ni kiastate troviĝas la preparado. — La 15 jan. 1926, li nin informas, ke la “klopodoj proksimas al sukcesa rezulto”. Dek tagoj pasis, kaj nenio venis! Ni komencis malesperi, kaj tial ni demandis niajn membrojn en Lyon, ĉu eventuale ili povus zorgi pri aranĝo de la VI. Ne tro ĉarmitaj pro tiu favoro, sed pensante nur je sia SAT-devo, ili sin deklaris pretaj . . . se ne alia urbo akceptos.

Kiel lasta provo, la 29. jan. ni telegramis al Moskvo, postulante rapidan decidon; sekvis respondo “ŝancoj por atingi sukceson”. — Fine, la 16. febr., trafis nin, de Moskvo, la jena telegramo “kvankam formalaĵoj ne finitaj, kongreso oficiale invitita Leningradon. Aferstato promesas bonsukceson. Konfirmu. Demidjuk-Nekrasov”.

Dumĝis aperos tiuj linioj en ‘Senn.”, verŝajne ni estos pli detale informitaj. Sea iam nun, ĉio supozigas ke la VI. Kongreso de SAT okazos en Leningrado.

Ĉion, kio rilatas al Literatura Komisiono, manuskriptojn, demandojn ktp. bonvolu adresi al Ekzekutiva Komisiono, 23 rue Boyer, Paris XX.

La E. K. de SAT (Paris)

Nekrologo

La 15. februaro mortis je cerbomalsano nia aktiva laborema k-do

PAUL SCHULZE (2567)

Pro sia propagand- kaj laboremo por la komuna celo li konstante restas en nia memoro.

La SAT-anoj de la sekcio Leipzig-Nordo

Presejo: UNS-PRODUKTIVGENOSSENSCHAFT, LEIPZIG

← Antaŭa parto · Sekva parto →