De la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024, okazis en Cheste la 82-a Nacia Kongreso de Esperanto.
Samtempe kun tiu evento, la Kultura Societo “Ateneo La Alianza” de Cheste, kunlabore kun la Urbodomo de Cheste, la Fondumo Cajacheste kaj la Esperanto-grupoj de Valencio kaj Cheste, anoncis la II-an Internacian Konkurson “Francisco Mañez”, sub la slogano “Konkurso de ideoj por la diskonigo kaj evoluigo de Esperanto”.
Tiu ĉi konkurso, kies limdato por prezenti laborojn finiĝis la 31-an de decembro 2024, devas esti konsiderata granda sukceso, ĉar oni ricevis 38 laborojn el pli ol 20 landoj, nome: Kongo, Burundo, Nederlando, Madagaskaro, Anglio, Francio, Belgio, Litovio, Budapeŝto, Germanio, Kubo, Brazilo, Hungario, Filipinoj, Argentino, Meksiko, Italio, Luksemburgio, Kanado, Paragvajo, Irano kaj Hispanio (Alicante, Sevilo, Barakaldo, Reus, Valencio, Teruelo kaj Cheste).
La ĵurio, konsistanta el kvin membroj, proponitaj kaj elektitaj fare de la organizantoj, post trarigardi la ricevitajn laborojn kaj okazigi la koncernajn kunsidojn, publikigos siajn konkludojn, kun la elekto de la premiitaj laboroj, la venontan 4-an de aprilo. La solena premio-disdona ceremonio, kiu estos ĝustatempe anoncita, okazos la 25-an de aprilo en la salono de la Fondumo Cajacheste.
Denove, Esperanto metis Cheste sur la mondmapon.

