Esperantista tagmanĝo en Favara

Hodiaŭ mi tagmanĝis en la restoracio EL CAVALL BLANC en Favara, post piediro de pli ol 17 kilometroj, tien kaj reen, el Cullera! Mi estas tre kontenta.

Kiam mi atingis la ejon, estis tamen tiom da manĝantoj, ke mi decidis atendi, kaj do promenis tra la urbo, kaj revenis 40 minutojn poste.

Salato + unua plado + dua plado + deserto + unu botelo da vino kiun la kelnero malkorkis + kafo kun lakto. Plus la estro de la restoracio estas onklino de unu el niaj novaj Esperantistoj!

Mi preskaŭ forgesis mencii la prezon: se vi estas Esperantisto, vi povas havi specialan prezon de nur 9 eŭroj! (Se vi ne parolas Esperanton, aŭ se vi parolas Volapükon, vi devas pagi 9 eŭrojn).