


Hieraŭ posttagmeze, la kvaran de aprilo de 2022, en la Fakultato pri Filologio kaj Tradukado de la Universitato de Valencio, kaj okaze de la Kultura Semajno, okazis du eventoj tre gravaj por nia movado:
- unue, nia prezidanto Raúl prezentis kelkajn gravajn ideojn pri nia mirinda lingvo Esperanto (pri historio de la kreado de la lingvo, pri tre baza gramatiko, pri anekdotoj, …), por ke la ĉeestantaro (ĉirkaŭ dek neesperantistoj —plej verŝajne studentoj de la Fakultato— kaj dek jam-esperantistoj) komprenu, kion nuntempe signifas nia lingvo
- Poste, Dennis prezentis fulmo-kurseton por enkonduki la plej bazan gramatikon al neesperantistaj ĉeestantoj. Dum la parolado de Dennis, Niko, la ukraino kiu provizore loĝas en Bétera en la kampara domo de Ana Montesinos pro la milito de sia lando kun Ruslando, mallonge klarigis -en E-o, samtempe tradukite hispanen de Elías por ke la ĉeestantaro pli bone komprenu- la utilecon de Esperanto en tiel gravaj situacioj kiel la nunaj, ĉar, ekzemple, nuntempe lia familio povas resti sekura en Hispanio dank’ al E-o. Fine de la parolado de Niko okazis mallonga demando-sesio de la publiko, en kiu oni konstatis la intereson de la ĉeestantoj pri E-o. Tiun saman posttagmezon Dennis sendis retmesaĝon al la sep interesiĝantoj —ili notis siajn retadresojn por plu okupiĝi pri la lingvo—, kaj estis decidite provizore krei specialan kotizon por ili en nia grupo, kaj instrui fulmo-kursetojn ĉiusemajne en la kafejo de la Fakultato


Krom Raúl, Dennis kaj Niko, ĉeestis ankaŭ tiujn gravajn eventojn Eduardo, Carmen, Gary kaj Elías, kiuj aperas en la fotoj montritaj supre, meze kaj malsupre

Legi en:
