La numeroj 207 ĝis 227 de Sennaciulo, la gazeto de SAT, plene transskribitaj (19 numeroj). Kio estas la gazeto, de kie venas la teksto kaj kiel ĝi estas farita: en la paĝo de la kolekto.
Aŭtomata, neoficiala transskribo: por citi ion, komparu kun la skanaĵo de ĉiu numero. Se iu rajtohavanto deziras, ke ni forigu ĝin, diru tion al ni kaj ni forigos ĝin.
← Antaŭa parto · Sekva parto →
N-ro 207, 20-a de septembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
4-a Jaro. N-o 207 — APERAS SEMAJNE — 20. Septembro 1928
[BILDO p.1 | 44,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.», emblemo de Sennacieca Asocio Tutmonda.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. L a n t i | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. L e r c h n e r
JE LA MEMORO DE LEO TOLSTOJ
1828 — 1928
Antaŭ cent jaroj la larĝa rusa ebenaĵo donis la vivon al unu el la plej rimarkindaj homfiguroj, kiujn iam vidis la Historio de la homaro. Antaŭ cent jaroj naskiĝis en Jasnaja Poljana Leo Nikolaeviĉ T o l s t o j. Kiu ne memore prezentus al si, aŭdante la nomon, iujn bildojn, kiujn li trovis en tiu aŭ alia libro kaj gazeto? Bildojn prezentantajn tiun distingan okdekjarulon kun la serioza, sed konfidon portanta okulparo sub la dikaj hartufaj brovoj? “Tiom da boneco en la granda nazo de bona hundo, en la okuloj kiuj vin rigardas tiel senĝene, tiel klare, tiel malgaje! Ili legas tiel certe en vi¹!“ Jes, li komprenis la homojn per la tuta profundeco de sia larĝa animo, la granda forto de sia genio. Li, kiu travivis kaj proprakorpe spertis ĉiujn bonojn kaj malbonojn. Tiom da propraj mankoj, kiujn li ekatakis kaj venkis per daŭro de okdekdujara vivo! Li estis bona, brava militisto en sia junaĝo, bonfida patrioto en la Krimeaj bataloj, li havis la malvirtojn de hazard-ludanto kiel de virin-amanto. Sole unu malvirton li neniam posedis, kaj ĝin li plej akre dum sia vivo kontraŭbatalis: la mensogo. Li ardege amis la veron. Sur amo al vero kaj sur amo al malforta, mizera homo estas bazita lia tuta agado kaj predikado. Lia fido al la venko de tiu amo sur tuta tero, ĉe ĉiuj homoj, estas lia gvidilo, lia instigilo, lia diaĵo. Kaj kian potencan parolilon li disponis por ĝin vortigi! Mirinda verkotalento esprimigas lin en arte belega lingvo la profundajn pensojn, la grandan leĝon de amo kaj moralo, sur kiu kuŝas fundamente lia tuta multkolora, multtema verkaro.
[BILDO p.1 | 30,43,68,83] Portreto de Leo Tolstoj, maljuna, kun longa blanka barbo, rigardanta flanken.
Kaj la edukado! Morale forta persono havas hipnotigan kapablon je la homoj. Kaj kiom pli tiu forto hipnotiga efikas sur la infanoj! En nenia rilato mi tiom bone komprenas la celadon de Tolstoj ol en liaj pensoj pri edukado. Kiel trakti infanojn, kiel eduki ilin? Tolstoj respondas: Per amo, per la modela ekzemplo, per la propra bona faro. “Mi pensas“, li diras en “Pensoj pri edukado kaj instruado²“, ke ne nur estas malfacile, sed eĉ neeble bone eduki infanojn, se oni mem estas malbona; kaj ke la edukado de infanoj estas nur memperfektiĝado, al kio nenio tiom kunhelpas, kiel la infanoj… La tuta edukado konsistas en pli kaj pli granda konscio de siaj eraroj kaj en liberiĝo de ili.“ Kaj aliloke: “Por bone eduki estas necese vivi bone antaŭ tiuj, kiujn vi edukas³…“ Kaj alian fojon: “Unu, kion oni povas aserti, estas tio, ke la bono vekas bonon en koroj de homoj kaj certe kaŭzas tiun efikon, kvankam ĝi estas nevidebla⁴.“
Kaj kiom indigne li turnas sin kontraŭ la reganta klaso: “Estas terure rigardi tion, kion la riĉuloj faras pri siaj infanoj⁵…“ Kaj: “Ĉiun infanon de bonhavaj klasoj per la edukado mem oni metas en staton de sentaŭgulo, kiu per malhonesta vivo devas akiri por si almenaŭ 500 sm. jare⁶.“
— paĝo 2 —
Laŭ tio oni povus opinii, ke Tolstoj estas socialisto kaj konkorde kun la diversaj samepokaj tendencoj por renverso de la burĝa klasregado. Certe, profundkore oni devas nomi lin socialisto, kiam oni legas liajn fulme kontraŭmilitajn verkojn, ekkonas lian avidon al homa (li mem diras “dia“) vero kaj homa moraleco… Tamen, li malestimas kaj kontraŭas akre la organizitan klasbatalon de lia tempo, li indigniĝis kontraŭ la demokratio, la “libera volo de popolo“, kaj ankaŭ kontraŭ la marksisma materialismo: “La socialismo havas kiel celon la kontentigon de plej malsuperaj bezonoj de l’homo: lia materia bonstato. Kaj tiun ĉi celon mem ĝi neeble atingi povas per la rimedoj, kiujn ĝi rekomendas⁷.“ Kaj kun maldolĉa sarkasmo li parolas pri eventuala venko de l’ socialismo, kiu terure aspektigus la mondon. Kaj sekvas verŝado de ironia mokado al lia fama samtempulo Jores’ (france: Jaurès). — Kion Tolstoj dirus pri la proleta diktatoreco en Sovetio? — Malmoraleco. Ĉar li estas la plej furioza kontraŭulo de la frazo: “La celo sanktigas la rimedojn.“ Ruzaĵo, taktiko, mensogo, teror-ago ia, eĉ farata por la akcelo de plej bona ideo, — estas laŭ li neestingebla makulo, kiu malmoraligas noblan celon aspiratan. Tian instruon li tiris el la Krimea militiro, en kiu li partoprenis kiel kuraĝa, bonpatriota, eĉ heroa soldato, por eksperti la tutan trompmensogaĵon de patriotismo kaj militismo… Li fariĝis la plej severa kaj ardanta predikanto kontraŭ la patriotismo por la paco.
Kaj eĉ optimistan noteton ni trovas en lia verketo pri “Patriotismo kaj Registaro⁸“: “La homoj ekkomencas kompreni la patriotisman trompon, en kiu la registaroj tiel fervore penadas ilin reteni.“
Ankaŭ li ja vidis praktikajn tiujn komencojn… li sciis pri la ekzisto de esperanto, kaj ni trovas de li tre belan eldiron pri esperanto el liaj lastaj vivjaroj: “La oferoj, kiujn faros ĉiu homo de nia eŭropa mondo, por dediĉi kelkan tempon al la studo de esperanto, estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj, kiuj povas deveni el tio, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas rifuzi fari tiun ĉi provon.“ Meritas tiu ĉi eldiro esti utiligata ĉiam kaj ĉiam dum nia propagando.
Certe Tolstoj estis kapabla ekkoni la valoron, kiun povus havi lingvo kiel esperanto por la pacigo de l’ mondo kaj unuigo precipe de la larĝaj suferantaj amasoj. Por ili ja li donis sian tutan grandan amon, mem rezignante je riĉaĵoj; ĉar li ne povis vivi en bonstato, dum aliaj milionoj suferadas. Malgraŭ kelkaj strangaj utopioj kaj erar-juĝoj, per kiuj li malamikiĝis kun preskaŭ ĉiuj, la laboro, kiun Tolstoj faris, estas pozitiva laboro de bonkorega, amplena, je fortaj talentoj abundanta homo. Kvazaŭ la konscienco de la homoj, li agis devige etike kaj morale, modele por siaj homfratoj, kun la ununura celo: plibonigi la mondon.
N. B.
¹ R. Rolland, Vivo de Tolstoj (citita laŭ franca eldono). ² Tri Verkoj de Tolstoj (aperinta ĉe SAT), pĝ. 68. ³ Ibid. pĝ. 72. ⁴ Ibid. pĝ. 69. ⁵ Ibid. pĝ. 71. ⁶ Ibid. pĝ. 75. ⁷ En letero al japano Izo-Abe, fine 1904 (citita laŭ: Rolland, Vivo de Tolstoj, pĝ. 163, franca eldono). ⁸ Tri Verkoj de Tolstoj (SAT), pĝ. 28.
[REKLAMO p.2] Proverbaro Esperanta laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana“ de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
HODIAŬ EN BULGARIO
II
La Armeo
Tuj post la eŭropa milito, makedonanoj, kruela, kruda kaj militema popolo, kaptis kaj nun okupas la ĉefajn rangojn en la armeo kaj en la registaro. Nun ili gluiĝas al tiuj rangoj, parazitas kaj diktas al la bulgara loĝantaro. Nuntempe la bulgaroj efektive ne estas regataj de bulgaroj, sed de makedonanoj. Tiu popolo parolas bulgaran lingvon. Makedonio post la eŭropa milito, laŭ la packontrakto, estis donata al Jugoslavio. La makedonanoj postulas aŭtonomion, kaj en Bulgario ili havas naciajn organizojn por la starigo de makedonia aŭtonomio. Ĉie en Bulgario estas propagandata makedonia sento kaj nacia spirito. Ĉe la landlimo de Makedonio kaj Bulgario daŭre okazas insidmortigoj de la militaj “Komitatoj“. Antaŭ kelkaj monatoj, en Makedonio, 22-jara fraŭlino flamigita per la patriotisma propagando, mortigis per kuglo jugoslavan generalon kaj tuj memmortigis sin. Tra Makedonio kaj ĉe la patriotaj organizoj ŝi estis proklamata heroo, patrioto, sanktulo, kaj ŝia bildo estas montrata publike tra tuta Bulgario por flamigi la militdeziron en la koroj de la junularo. Pormilitaj organizoj estas ĉie permesataj kaj favorataj. Laŭ eŭropa packontrakto la armeo de Bulgario estas limigita ĝis minimumo, kaj forigita estas la deviga militservo. Tamen, ĉiu junulo devas servi al la registaro du jarojn, dum kiu tempo ili faras novajn vojojn, fervojojn ktp. Ĉar la makedonanoj volas akiri aŭtonomion per milito, ili klopodis ĉe la Ligo de Nacioj por havigi al si permeson por pli granda konstanta armeo. Tiun permeson ili ne ricevis. Tamen ili havas maskitan, sed plenan devigan militservon. Dum kontrolo de la Ligo de Nacioj la uniformoj kaj ĉiuj signoj de ekzistanta armeo estas kaŝataj, kaj post foriro de la kontrola komisiono oni laŭte ridas post ĝia dorso en Bulgario. La soldatoj denove surmetas siajn uniformojn, kaj en keloj de privataj domoj, en tuta distrikto de urboj, estas deponejo de municio. La granda eksplodo en Plovdiv dum la tertremo, kiu detruis teritorion de militista klubo kaj tutan laboristan kvartalon, sed ne tuŝis la riĉulan parton de la urbo, montras kiom oni tie obeas la ordonojn de la Ligo de Nacioj, ne havi armeon kaj municion. Propagando por granda armeo estas permesata; ĉiel estas subtenataj kluboj por militistaj celoj, kiaj “Makedonaj herooj“ (Junak), “Suboficiraj kluboj“, “Sokol“, “Sportkluboj“ ktp. Tiaj organizoj povas libere spiri kaj agitadi, sed al laboristoj nenia organizado estas permesata.
Idealista popolo
La bulgaroj en sia amaso estas idealemaj kaj havas reton da idealistaj organizoj tra la lando. La terkulturistoj deziras pacon por laboradi trankvile. Ili estas kontraŭ la milita propagando kaj petas, ke alilandaj potencoj ne permesu al bulgara registaro pligrandigi sian armeon. “For la militon, donu al ni pli bonajn vivkondiĉojn“, estas ilia krio. Preskaŭ la tuta nova generacio apartenas al iu idealista movado. Ili estas abstinenculoj, vegetaranoj, tolstojanoj, esperantistoj, kooperativanoj ktp. Tiuj movadoj ankaŭ estas konsiderataj kiel kontraŭŝtataj, ĉar ili ne propagandas kaj ne subtenas la propagandon de militismo. Ĉiel ili estas malhelpataj. La edukada ministro malpermesas ankaŭ nian lingvon en la lernejoj, ĉar ĝi, laŭ li, estas nepatriota.
Industrio
Ne ekzistas multaj fabrikoj. Pro nesufiĉa gajno la terkulturistoj grade forlasas siajn terpartojn kaj iras en fabrikojn, kiuj ne kapablas sorbi ĉiujn laborserĉantojn. La senlaboruloj ne ricevas ŝtatan subvencion. Tamen, la kreskanta nombro da fabrikoj allogas pli kaj pli la senlaborajn kamparanojn, kio
— paĝo 3 —
grade kreas la urban proletaron, kiel en Eŭropo. Gabrovo, la bulgara Manĉestro, jam havas bonajn fabrikojn, kie oni fabrikas bonkvalitajn lanajn ŝtofojn; tamen en urboj la bulgaroj prefere aĉetas ŝtofojn, markitajn kiel anglaj.
Bulgaraj vilaĝaninoj
estas modelaj laborantoj. En preskaŭ ĉiu vilaĝa domo estas trovebla negranda teksmaŝino el ligno, per kiu la virino teksas bonegan fortikan tolon el lino, kiun ŝi mem kulturas, sekigas, purigas kaj ŝpinas. Neniam iliaj manoj estas ripozantaj. Ili kulturas silkajn vermojn, ŝpinas fadenojn kaj teksas la plej delikatajn silkajn ŝtofojn. Ili ŝpinas fadenojn el lano, el kotono, kaj faras ŝtofojn por kostumoj de la tuta familio. Ĉiu vilaĝo havas apartan fasonon de vestaĵo. La kunmeto de koloroj kaj desegnoj estas ĉarma. Viraj kaj virinaj vestaĵoj estas belege broditaj, kaj eĉ ŝtrumpoj havas desegnaĵojn de rozoj kaj floroj. La tapiŝoj, kiujn la virinoj faras, estas famaj en Usono.
Vinberejoj
Preskaŭ ĉiu vilaĝano havas propran vinberejon, kaj dum bona sezono li rikoltas grandan kvanton de tiu bongusta suka frukto. Estas neeble manĝi aŭ vendi la tutan rikolton. Oni faras vinojn, brandojn kaj konfitaĵojn el la vinberoj. Do, ĉiu vilaĝano volas regali vin per vino aŭ brando. Dum speciala tago, “nomtago“, konatuloj vizitas siajn amikojn por trinki je ilia sano, kaj la gastiganto havas okazon regali sian vinon.
V a g u l o j.
★
Faktoj kaj komentoj
La indiferenteco ĉe la Laboristaro
La “Nacia Federacio de la fervojaj laboristoj“ organizis kunvenojn en Francio, por elmontri la kulpon de la kompanioj pro la tro oftaj akcidentoj, kiuj kostis la vivon al 60 K-doj dum la 2 lastaj monatoj, por protesti kontraŭ la enkarcerigo de senkulpuloj kaj kontraŭ la maldungo de tro agemaj delegitoj. En Nansi (france: Nancy), urbo kiu entenas proks. 1800 fervojistojn, estis fiksita la kunveno je dimanĉo, 2. aŭg., matene. En la ĉirkaŭaĵo de l’ kunvenejo oni vidis policistojn, piede kaj bicikle, policestraron, ĝendarmojn kun militkaskoj kaj pafiloj. Laŭ tiu aspekto la kunveno devus esti impona. Je la 9-a, kiam mi eniras, ĉeestis… deko da K-doj. Kiam la oratoro fine komencas paroli je la 10-a, estis 35 ĉeestantoj (inter kiuj supozeble kelkaj civile vestitaj policistoj)! La oratoro komence deklaris, ke li ankaŭ plezure fiŝkaptus aŭ ĉasus dum tiu bela mateno…
Mi konsilas al la tiea burĝaro, ne malŝpari monon por senutilaj ĝendarmoj; ĝi povas dormi trankvile. Kun malĝojo mi liveras tiun fakton al la SAT-anaro. Mi pli ŝatus raporti pri iu grandioza manifestacio. Sed se estas ĝojige ekkoni sukceson aŭ vekiĝon de la laborista klaso en iu loko, bone ankaŭ estas koni la mankojn aŭ fiaskojn en aliaj. (9618)¹
¹ R e d. n o t o. — Nia K-do 9618 tute pravas, sendante al ni tiun raporton, kvankam ĝi estas malkuraĝiga. Sed “S-ulo“ devas raporti nepre la veron. Ni ne iru blinde kaj kun danĝeraj iluzioj tra la okazantaĵoj. Ni vidu klare kaj objektive, ne perdante vojon kaj celon el okuloj.
La kolor-linio kaj dio
La blankulo en Suda Afriko ankoraŭ subpremas la koloran enlandulon. Ĉi tiu ne rajtas sin organizi nek striki. La metioj estas monopolo por la blanka laboristo. La kolorulo en la grandaj urboj nun ekpovas promeni sur la trotuaro, ĉar aliel li malhelpus la aŭtomobil-iradon en la ŝoseo. Ĝenerale en la nordaj distriktoj la koloruloj devas veturi en specialaj tramoj kaj loĝi en apartaj malbonaj kvartaloj. Kvankam laŭ teorio dio estas patro de ĉiuj homoj, la eklezio ne permesas, ke la kolorulo vizitu blankulan preĝejon, eĉ en aparta horo. Sen speciala permeso de sia dunginto la kolorulo ne povas esti en la strato post la 21.30-a h.
Pri tiaj faktoj kaj aliaj, kiuj koncernas eksterlandajn aferojn, plene silentas la instruisto en la brita lernejo, kiam li pritraktas la gloron kaj benon de la Brita Imperio. (488)
Revuo de semajno el la 19-a horzono (Usono)
Huver¹ akceptas
Kandidato por prezidanteco kutime prezentas sian akcepto-program-paroladon. La respublikano Huver faris tion dum lasta semajno. Kion la mondo atendu? Estas plej grave scii, kion la kandidato “por la plej alta ofico en la mondo“ (tiel diris la nuna prezidanto) rekomendas rilate al la tarifpolitiko, ĉar ĝis ia grado la tutmonda bonstato dependas de tiu politiko. Nu, respublikano tute ne proponas ŝanĝojn. Kuliĝ²-politiko daŭros pli severigote. La frazoj de Huver, klarigite, diras jenon: Fremdaj landoj ne faru kontraŭdirojn, se Usono fermas la limojn kontraŭ iliaj produktoj per siaj protektaj limdepagoj. Se tiuj landoj fremdaj pro usona tarifpolitiko ne povos produktadi kaj ties laboristoj restadas senlaboraj kaj konsekvence estas malhavaj je vivrimedoj, ili levu la nazojn en la ĝenerala direkto al Usono kaj prenu longan ekflaron. Ili tiam flaros la riĉajn nutraĵojn fritatajn sur la amerika fajrujo.
La problemo plektiĝas
Sprita artikolisto, fama en tiu ĉi lando miras prave, ĉu la tarifskemo daŭros efiki, kaj tial demandas: “Se ni limbaras enportojn kaj daŭros prosperi per niaj elportoj, ĝuste kion fremdaj nacioj uzos kiel monon se tempo alvenos por pagi nin?“ La ŝulda ŝarĝo de la “cetera“ mondo fariĝas pli granda ol montego Everesto, kaj ĝi ne haltas altiĝi. La pikaj rimarkoj certe praviĝas, se oni aŭdas, ke Huver diras: “Usono estas la modelo de espero de la tuta mondo“. Eble, ĉar kiam nacio trans la marego malsatiĝos ĝis antaŭ la ekmorto pro la ekonomia sklavservado por Usono, ĝi staras preta sendi menuon de tio, kion ni havis por nia tagmanĝo kaj rakonti al ili, kiom da radio-aparatoj ni posedas kaj en kiom da aŭtomobiloj ni plezurveturas.
¹ Angle: Hoover. ² Angle: Coolidge.
Fanfaroni estas la ĉeftono
Fanfaroni estis nedisigebla de procentegulo. Kaj onklo Huver ne povas sin deteni praktiki tiun ĉi noblan arton; tial li distrumpetas: “Niaj laboristoj per siaj mezaj salajroj semajnaj povas nuntempe aĉeti duoble kaj trioble pli da pano kaj butero ol iu ajn salajrakirulo en Eŭropo“. Se nenio alia estus necesa ol pano kaj butero, kredeble eĉ multaj eŭropaj laboristoj sufokiĝus pro tromulto, ĉu ne, ŝercemulo?
Kelog-packontrakto kaj Huver-malarmemo
Li energie konstatas, ke: “Ni scias, ke en armita mondo estas nur unu certa garantio por libereco kaj tio estas prepariteco por defendo“. Forĝu glavojn el plugiloj, jen la religio de Huver. Imperiestro Vilhelmo estas senpotencigita, vivu Huver, la cezaro de nova estiĝanta mondimperio. La kranioj de militviktimoj en la nun multe vizitataj tranĉeoj sur la iamaj francaj batalejoj grimacaĉe mokridegos al rigardantaj usonanoj, kiujn ili rekonas per siaj sportvestaĵoj.
Huver laŭdas Federacion de Laboro
Laŭdegante, la kandidato amindumas la laboristajn voĉdonontojn. Danke li mencias, ke “la profesi-unia movado de nia lando estas kaj estos fidinda apogilo de amerikaj individualismo kaj institucioj“. Li konfesas antaŭ la publiko, ke “ĝi, La Federacio de Laboro, kontraŭstaris ĉiajn instruojn eŭropajn emajn al renverso, kaj ni ŝuldas dankon al ĝi, ke ni restis netuŝitaj de eksterlandaj sociaj kaj ekonomiaj malsanoj“. Bedaŭrinde li diras la veron. Sendube, multaj federacianoj voĉdonos por Huver.
— paĝo 4 —
La sinteno de Federacio de Laboro
La centra plenumkomitato antaŭ nelonge interkonsiliĝis pri “endorsigo“ (akcepto de jam proponita kandidato kiel la sia) de unu el la kandidatoj. Estis fortega influo por Smit, la demokrata partikandidato. Sed la malplimulto, kiu ŝajne posedis multajn promesojn de la varbĉefo de Huver, sukcesis malebligi efektivan favoran deklaron je Smit, kaj tial la decido alprenita deklaras: Federacio de Laboro restas neŭtrala kaj lasas la juĝon al siaj membroj.
Laboristaj kandidatoj
Por socialdemokratoj: Norman Thomas, iama predikisto, tre estimata; por socialistoj De Leonaj: Reynolds, droninta ĉe provo savi knabon el rivertorento; nova kandidato nekonata al la kompilinto; Komunista partio: Ŭiljem (William) Foster, tre konata inter la radikalularo. Pri ĉiuj ĉi kandidatoj Federacio de laboro ne trovis necesa eĉ nur paroleti; nur pri la kapitalistaj kandidatoj okazis interkonsiloj!
Aliaj zorgoj de Federacio de Laboro?
En okcidenta ŝtato Kolorado lastjare la Industriaj Laboristoj de l’ Mondo (I.W.W.), revolucia industria organizo, sukcesis gvidi strikon per kiu la ministoj gajnis diversajn notindajn plibonigojn. Depost tiam la laboristoj sekvas la revolucian organizon. Subite la Unuigitaj Minej-Laboristoj, organizo de Amerika Federacio de Laboro, kiu estas je la rando de kompleta detruiĝo en multaj ŝtatoj, ne sendas agentojn en la minacitajn distriktojn, sed speciale al Kolorado, kie nenio danĝeras. Tie ili provas forlogi la laboristojn de la revolucia organizo; cetere sensukcese. Samtempe la Amerika Legio (faŝistoj) ekkomencas publikan atakon je la Industriaj Laboristoj de l’ Mondo minacante ĉasi la “ŝanceliĝulojn“ (“Wobblies“, kromnomo, kiun la revoluciuloj akiris post kiam ili, okaze, kiel ofte, estis batitaj ĝis senkonsciiĝo kaj sen- kaj rekonsciiĝinte “ŝanceliĝis“ sur siaj kruroj) perforte el la ŝtato kaj ne tro strange: la gazetoj anoncas la interkonsenton kun la Amerika Federacio de Laboro!
Ankoraŭ ne la viktimoj de la Centralia tragedio estas liberaj, ankaŭ Mune (angle: Mooney) kaj Billings soifas je libero en malliberejo; ĉiuj senkulpaj, jam de longaj jaroj. Ĉu oni celas novajn mortigojn de proletoj, aŭ ĉu oni volas malhelpi la energian kampanion¹ por liberigo de la vivante-enterigitoj? Ambaŭ celoj estas noblaj por ambaŭ ne tro malsamaj batalkunuloj. Tiel ni eniras la funebran semajnon, kiam ni respektege rememoros pri du heroaj mortigitoj — Sakko kaj Vanzetti!
INO-KOR. (1307)
¹ Agitado.
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
4. Prudon kaj la Mutualismo
Prudon’ (france: Proudhon), fondinto de la mutualista doktrino, difinas tiele la socian problemon: “Estas donitaj la homo, la familio, la socio, estaĵo kolektiva, seksa kaj individua, dotita je rezono, konscienco kaj amo, kies destino estas instruiĝi per la sperto, perfektiĝi sin per la pripensado, kaj krei sian substancon per la laboro; necesas organizi la povojn de tiu ĉi estaĵo tiele, ke ĝi restu daŭre en paco kun si mem kaj ke ĝi tiru el la naturo, kiu estas donita al ĝi, la kiel eble plej grandan sumon da feliĉo“. Por tiu ĉi problemo la mutualismo serĉas la solvon en anstataŭigo per la ekonomia kaj industria reĝimoj anstataŭ sistemo de socia ordo bazita sur la principo de aŭtoritato. “Sub industria reĝimo“, diras Prudon, “ni komprenas ne formon de registaro, kie la homoj, allasataj al laboroj de terkulturo kaj de industrio, entreprenistoj, posedantoj, laboristoj, fariĝus siavice reganta klaso, kiel iam la nobelaro kaj la pastraro, sed kunmetiĝon de la socio, kiu havas kiel bazon, anstataŭ la hierarkio de l’ politikaj potencoj, la organizon de l’ ekonomiaj fortoj.“
[BILDO p.4 | 48,21,63,35] Skizdesegnaĵo de la kapo de Proudhon, kun okulvitroj kaj barbo.
La mutualismo proponas funkciigi tiun organizon de l’ ekonomiaj fortoj 1. per likvido de l’ publika kaj de l’ personaj ŝuldoj; 2. per kreo de kompanioj aŭ asocioj laboristaj starigotaj laŭ la principoj de individuaj kontraktoj kaj ligotaj inter si per socia kontrakto; 3. per la leĝa normigo de l’ Valoro; 4. per la universaligo de l’ propraĵoj; 5. per organizo de reciproka (“mutuala“) kredito; 6. per interŝanĝo de produktoj kontraŭ produktoj. Definitive, Prudon kontraŭstarigas al la ekonomiistoj, kiuj defendas la individuan propraĵon kaj la kapitalisman reĝimon, la principon de l’ universaligo de la propraĵo kaj la neo de l’ produkteca renta kapitalo; al la socialistoj-komunistoj, neantoj de l’ privatpropraĵo, li kontraŭstarigas la universaligitan propraĵon kaj la liberan kontrakton. De pozitiva vidpunkto, Prudon restigas la mutualismon en “interŝanĝa leĝo, teorio pri reciprokeco (‘mutualeco’), sistemo de garantioj, kiu solvu la malnovajn formojn de niaj civilaj kaj komercaj socioj, kaj kontentigu ĉiujn kondiĉojn de efikeco kaj justeco“.
Li skribas: “La homo havas la kapablon konscii sian indecon en la persono de sia similulo, kiel en sia propra persono, kaj aserti sub tiu ĉi rilato sian identecon kun li. La justeco estas la produkto de tiu ĉi kapablo… Ĝi estas egala (adekvata) al la perfekta feliĉeco, principo kaj celo de la homa destino. La justeco estas la Rajto kaj la Devo. La Rajto estas por ĉiu la kapablo postuli de aliuj la respekton je la homa indeco en sia persono; la Devo, la devigo por ĉiu respekti tiun ĉi indecon en la aliu. Funde, Rajto kaj Devo estas identaj, dum ili ĉiam estas la esprimo de respekto postulebla aŭ ŝuldata; ili nur diferencas per la objekto, mi kaj vi, en kiu la indeco estas interakordita.“
La mutualisma filozofio kuŝas sur tri bazoj: ateismo, respekto de l’ homa indeco, justeco. La Justeco estas por Prudon la fundamenta principo, la esenco de l’ humaneco. Teruran bruon kaj koleron kreis lia aforismo: “Propraĵo estas ŝtelo“. Oni nomis lin “malestimanto de la socio“. Tamen li tute ne estis malcedema kontraŭulo de la propraĵ-principo. Li kontraŭis la leĝecon, la ekzistkialon de l’ netransportebla propraĵo. Li neis la leĝecon de kia ajn produktiveco de l’ kapitalo, de ĉia komerca profito, ĉiuj formoj, falsintaj, laŭ li, la posed-principon, kaj kiuj ebligas la ŝtelon aŭ uzurpon de malplimulto da civitanoj je kosto de ĉiuj, kontraŭe al la homa indeco, kontraŭe al la justeco. Prudon asertis, ke la kapitalo nek logike nek morale povas produkti renton, kaj kontraŭigante la individuan posedon al la propraĵo, li ekkriis: “La individua posedo estas rajta, la propraĵo estas kontraŭrajta.“ Sub individua posedo li komprenas la fruktuzon de la konsum-objektoj per la individuo kaj eĉ de konfiditaj al li bienoj (kun la malpermeso nur produktive kapitaligi ilin). Do, Prudon fakte defendante sian posed-teorion, ne leviĝis kontraŭ la alproprigo individua, neata de la komunistoj, kiujn li, male, forte kontraŭbatalis.
Plue, Prudon estis akra ateisto. En la eklezio kaj la dikredo li vidis unu fenomenon de homara dekadenco. Rilate al la rimedoj kaj vojoj por efektivigo de siaj ideoj li kredis necesa kaj neevitebla la revolucion. Tamen li konsentis pri transiraj rimedoj kaj proponis kiel enkondukan rimedon la likvidon de l’ publika kaj de l’ personaj ŝuldoj. Post tiu paŝo, laŭ lia opinio, la mutualista sistemo funkcios per la libera ludo de l’ ekonomiaj fortoj; iom post iom la individua propraĵo, rentproduktanta, malaperos: ni troviĝos en socia epoko de liberaj kontraktoj konstante revokeblaj.
SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al iu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!
— paĝo 5 —
Agado, vivado kaj buĝeto de esperanto-instruisto
Laŭprofesie mi estis ĝis la jaro 1924/25 instruisto de hebrea kaj juda lingvoj; depost tiu tempo mi jam estas ĝis tiu ĉi momento profesia esperanto-instruisto. En 1924 okazis ekzamenoj por esperanto-instruistoj dum la tutpolia esperanto-kongreso en Varsovio, kie sub la prezido de Leono Zamenhof (frato de L. L. Zamenhof) la ekzamenojn mi bone sukcesis kaj ricevis diplomon de esperanto-instruisto ankoraŭ en Polio, mi komencis praktike instrui kaj propagandi per kaj por esperanto, kvankam ne sendanĝere estis por mi — “Politika suspektindulo“ kaj “Mallojalulo“; sed la ideo de sennaciismo, ekflorinta en mi tiutempe, estis tiom forta, tiom konvinka, ke mi aliĝis al SAT, malgraŭ ĉiuj persekutoj, konfiskoj de SAT-literaturo kaj plisuspektigo de mia “Persono“ . . .
[BILDO p.5 | 21,20,36,33] Portreto de la aŭtoro: juna viro kun kaskedo kaj ŝalo.
Tiam mi tuj forlasis la instruadon de juda-hebrea lingvoj, ĉar mi ne volis plu esti ilo en ies manoj por stultigi, ŝovinigi, naciigi ies kapojn, kompreninte jam, ke ĉio “nacia“ estas negativa faktoro, kaj per instruado de nacia lingvo mi fariĝas la sama kunhelpanto, kunlaboranto de reakciuloj, konservativuloj kaj aliaj fiuloj . . .
Veninte en 1925 Sovetion, mi dum preskaŭ dujara periodo loĝis en Kremenĉug (Ukrainio), kie mi fondis kelkajn novajn rondetojn esperantistajn en lab. kluboj, lernejoj kaj entreprenoj, ekskluzive instruante tie nian sennaciecan lingvon, pensmanieron kaj agadon. En Kremenĉug profesia esperanto-instruisto mi estis nur unusola, kaj mi estis dece salajrata laŭ la 13-a Ret-tarifo en entreprenoj kaj poĥore en la lernejoj mezaj kaj labor-profesiaj.
Veninte en 1927 la 15-an de julio Barnaŭlon (en Siberio), mi tuj komencis, malgraŭ la somera “trankvilo“ kaj “malvivo“, ĉi tie reginta, “maltrankviligi“ kaj “vivigi“ ĉiujn unuopajn geesperantistojn ĉi tieajn (sume 1½…) kaj ankaŭ diversajn sociajn kaj kulturajn distriktajn organizojn: “Mopr“ (IRH), la kulturfakon de sindikataro, la lernejar-estraron, la junkomunistaron ktp.
Nun mi estas tro ŝarĝita per esperanto-lecionoj en ĉiutage kreskantaj novaj rondetoj klubaj, lernejaj (privatajn lecionojn, kiel hebreajn, same esperantajn mi rifuzas); per esperanta tradukado kaj konsultado en konsultejo de sindikatar-kultur-fako kaj en diversaj organizoj — sociaj, kulturaj kaj partiaj, kiuj min per esperanto “ekspluatas“ per siaj postulegoj interligi ilin kun alilandaj organizoj kaj entreprenoj. Certe mi devas iom “kontraŭstari“ ilian atakadon-trudemecon, sed fine mi plimoliĝas kaj “peresperant-ligas“ ilin . . .
Mi estas fraŭlo 30-jara, sed miaj haroj ne ĉiuj estas malgrizaj, ĉar grandan kvanton da pigmento mi perdis per la senĉesa kelkjara ŝatata de mi esperanta agado, propagandado, SAT-varbado kaj instruado. Ĉio-ĉi jam min morale povus rekompenci, satigi eĉ (certe pro tio mi neniam laciĝas eĉ dum 10—15-hora labortago, “liber-vola“, kompreneble . . .), sed ja ne povas ekzisti homo dum nia epoko sen materia bazo ankoraŭ, do mi ankaŭ priskribos al vi, kiel mi ne malsatas, ne frostmortas, ne malkulturiĝas kaj ne sovaĝiĝas en tiu ĉi fabele klimatsaniga, kultura — certe, multaj eĉ ekmirus — homeca “blankursa“ lando Siberio kaj aparte tiu ĉi okcidenta parto, kie mi loĝas.
Kiel vi vidas sur mia foto, mi absolute ne aspektas malsana, malvigla, malenergia kaj . . . malsata, ĉar mia buĝeto estas sufiĉa preskaŭ dum tuta jaro, kvankam mi instruas nur 8—9 monatojn jare; aliajn 3 monatojn mi utiligas por vizitado de miaj plej karaj geamikoj en Sovetio, kaj nunjare mi ilin utiligos por nia VIII-a en Göteborg ĉe miaj svediaj amikoj¹.
Tago mia komenciĝas ne pli-malpli frue, ol je 6.30 h., kaj finiĝas je 23 ĝis 24-a nokte; dormas mi regule 6—6½ horojn, ne pli, kaj tio fariĝis por mi jam leĝo-kutimo. La sama leĝo-kutimo regas mian gimnastikadon, korp-banadon, ekzercadon, skiadon ktp. Je 6.30 h. matene mi jam estas ellitiĝinta, demetinta mian tolaĵon kaj gimnastikanta dum 20—30 min. en speciala kuvĉambro; post gimnastik-manipulado mi banas tutnudan mian korpon dum 5 ĝis 10 min.; poste mi denove faras diversajn liber-ekzercojn sport-gimnastikajn, ĉion ripetante ĉiutage samregule, samtempe kaj sammezure.
Ĝis la 8-a horo mi jam estas plenvestita kaj tetrinkinta. Nur matene mi trinkas teon, tage kaj vespere nur lakton kun “Tolokno“ — stupaĵo — avenfaruno, miksita kun cedronuksoj, produkto satiga, grasiga kaj fortiga siberia, kiun mi dekkilograme konsumas . . .
De la 8-a ĝis 10—11-a h. mi ĉiumatene violon-ludas, ĉar mi vizitas la lokan muziklernejon, kie mi 1—2-foje sabate jam memstare publike prezentas koncerte-etude miajn sciojn. Poste mi jam foriras “prilaboradi“ la lokajn sociajn, partiajn kaj kulturajn organizojn, kiujn necesas nepre vizitadi ĉiutage, por puŝi, veki kaj konsciigi ilin pri nia grava peresperanta afero. Mi sendigas salut-leterojn, telegramojn, invitleterojn ktp. dum diversaj solenaj vesperoj, aranĝataj de l’ urbestraro kaj societaro, oni min regule jam invitas por laŭtlegi la salutleterojn eksterlandajn, ricevitajn pere de mi, aŭ per nia esperanto-konsultejo (dum oktobra festo kaj festo de ruĝarmeanoj mi la samon faris, kaj estis por nia afero granda sukceso kaj propagando).
Je la 14—15-a h. mi tagmanĝas en la loka kooperativa manĝejo, kie por mi speciale oni pretigas vegetaran manĝaĵon, por kiu mi pagas monate 12 rublojn (6 dolarojn). Tagmanĝinte, mi jam rapidas al miaj tagaj lecionoj en lernejo, ĝis la 18—19-a h., kaj de la 19-a ĝis 22—23-a mi instruas en niaj labor-kluboj kaj entreprenoj; la sama ordo ripetiĝas ĉiutage, ekskluzive la lundoj, kiam mi absolute ne instruas, kaj dimanĉoj, kie ĝis la 12-a mi pasigas la tempon en muziklernejo kaj de 12-a ĝis 17-a en esperanto-konsultejo de profsindikataro, kie mi konsultas kaj laŭtlegas al la kunvenintaj Gek-doj. Tre malofte mi vizitas la lokajn teatrojn kaj kinojn, ĉar ja vespere mi estas okupata per la lecionoj; sed estetikan mankon mi rekompencas per la riĉa biblioteko kaj per ŝak-ludado pasia.
Mia meza monata salajro estas 80 ĝis 90 rubloj. Estis monatoj, kiam mi perlaboris eĉ 130—150 rbl. nur, kompreneble, per esperanto-instruado . . . Kaj mia meza elspezo ne superas pli ol 50—60 rublojn monate; do ĉiam mi tenas rezervon por eventualaj elspezoj kaj por kongresvizito; tiel mi pasintjare ankaŭ ŝparis la monon, sed oni malpermesis al sovetianoj enveturi Francion; do . . . la mono restis por aliaj aferoj . . .
Jen estas indekso de miaj monataj elspezoj (meze):
- Ĉambro-luado kun hejto, lumo kaj aliaj akcesoraĵoj . . . (mia ĉambro estas alta, suna kaj pura) . . . 10 rbl.
- Tagmanĝo kostas al mi monate . 12 „
- Matenmanĝo kaj vespermanĝo (lakto, “toloknó“, mielo, sukero, butero, pano kaj aliaĵoj) . . . . 13 „
- Lernokostoj en muziklernejo . . 6 „
- Kostoj de tolaĵlavo, banej-vizito, razado, ĉambro-ordigo ktp. . . 5 „
- Kostoj de gazetaro . . . . . . 4 „
- Kotizoj al SAT, SEU, profsindikato, “Mopr“ kaj aliaj libervolaj societoj . . . . . . . . . 3 „
- Korespondad-kostoj kaj libroj . . 5 „
Sume 58 rbl.
Ĉe 80-rubla enspezo restas rezervataj meze dudek du rubloj monate.
Barnaul, Sovet-Siberio.
Ŝ. Goldfeder, “Esperanto“, SAT 5448.
¹ Niascie, K-do G. ne ĉeestis en Göteborg. — Red.
— paĝo 6 —
TRA ESPERANTIO
INTER NI
“Lernu esperanton! Lernu tiun logikan, racian, mirinde belan lingvon! Ĝi helpos al vi dum vojaĝoj: en ĉiuj urboj de l’ mondo ja troviĝas esperantistoj. Ili estas bonkoraj, helpemaj, ĉiam pretaj servi al samideanoj . . .“
Tiele parolante, propagandistoj miksas veron kaj neveron; ili blufas iomete. Fakto estas, ke ĉe vojaĝoficejo, ĉe hotelo, banko, restoracio aŭ stacidomo oni pli ofte trovas personojn, kiuj parolas ĉu angle, ĉu germane, ĉu france. Sekve, turistoj ne multe profitas je la scio de esperanto. Alparolante hoteliston en nia lingvo, vi nur ekvidas mirigitan mienon de homo, kiu sin demandas ĉu li aŭdas grekan, rumanan aŭ eble tataran lingvon . . .
Kiu celas nur akiri lingvan helpon dum vojaĝado, tiu lernu prefere la lingvon de iu granda imperialista ŝtato.
Sed vero estas, ke la grandega plimulto da homoj, kiuj povas doni informojn pri la prezo de ĉambro, pri la veturtempo de vagonaro aŭ pri manĝaĵoj, tute ne kapablas diskuti ian socipolitikan temon en la de ili “sciata“ fremda lingvo. Se tiaj “poliglotoj“ devus paroli dum kongreso en la lingvo per kiu ili donas informojn al turistoj, ili estus treege embarasataj. Tion necesas ne malatenti.
Dume jam okfoje la SAT-kongresoj montris, ke simplaj laboristoj povas tre bone diskuti pri plej diversaj temoj en la de Zamenhof artefarita lingvo.
Ne domaĝas por la laborista movado, ĉu kelneroj en luksaj restoracioj, ĉu oficistoj en turistoficejoj, en bankoj aŭ similaj kapitalistaj entreprenoj ne konas esperanton. Tio nur pruvas, ke la gvidantoj de la neŭtrala esperanta movado ne bone plenumis sian taskon. Eble la pli saĝaj iam komprenos, ke estus pli trafe paroli iom malpli ofte kaj patose pri la “interna ideo“ de esperanto kaj pli diligente, metode kaj bontaktike klopodi por enkonduki nian lingvon en la neŭtralaj t. e. kapitalistaj rondoj. Kiam la neŭtraluloj tion faros sukcese, mi tiam volonte ekkrios: Vivu la neŭtralismo!
Dume ni fosadu profunde nian propran laboristan sulkon . . .
Kopenhago, 5. 9. 28. E. L.
[REKLAMO p.6] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
Prilingvaj konsideroj
Oni skribas al ni: “Kiel abonanto de “S-ulo“ mi legas la alvokojn viajn pri kunlaboro per konsiloj, sugestoj — por la plej prospera sukcesigo de la vortaro, prirevata kaj sopirata ankaŭ de mi. Kaj tial mi turnas min al vi per du rimarkoj, pri du demandoj, kies solvon ne kuraĝas entrepreni la neŭtrala gazetaro, kies porĉiaman solvon mi tamen ŝatus ĝisvivi.
Unue mi priploras la ekstermadon, komencitan verŝajne de okcidenteŭropaj esperantistoj, la ekstermadon de la tute senkulpa litero ĥ, kiu abundas en slavaj idiomoj, sed precipe svarmas en aziaj lingvoj. Ĉi tiun literon, kiel sian parencon, ĝoje salutas ĉiu aziano, se li ĝin renkontas en: ĥano, ĥaoso, ĥemio, ĥimero, ĥirurgio, ĥolero, ĥoro, anarĥisto. Sed lastatempe mi rimarkas, ke oni komencas persekuti la literon ĥ, skribante kaoso, kemio, kirurgio, anarkisto. Jam esperanto estas senescepte eŭropa lingvo; almenaŭ tiun bagatelon oni ne devus ŝanĝi, tiom da afableco la okcidentaj esperantistoj montru al siaj orientaj K-doj. Diverse oni pretekstas ekstermante la literon ĥ. Jen ĝi maloportuna estas por eŭropa lango, jen la presejoj ne havas la literon ĥ.
La dua demando estas tiu, kiu jam iom post iom solviĝi komencas sur la paĝoj de “S-ulo“. — Estas la transskribo de propraj kaj geografiaj nomoj. Ĉiu scias, ke esperanto estas fonetika lingvo, kaj pro tio geografiaj kaj propraj nomoj povas kaj rajtas esti skribataj en esperanta teksto nur fonetike. Se oni por la rekonebleco de la nomoj deziras apudmeti la nomon laŭ la nacia ortografio, tio povas kaj rajtas okazi nur en krampoj. Oni ja devas kompreni, ke ofte esperantoteksto estas laŭtlegata al aŭskultantoj. Do bona efekto riceviĝas dum laŭtlegado de francaj kaj anglaj geografiaj kaj propraj nomoj! Aŭ eble ĉiuj esperantistoj en la mondo estas francoj, angloj aŭ germanoj? Ne estas necesa tiam la internacia lingvo esperanto, se la tuta mondo konsistas sole nur el francoj kaj angloj, se ekzistas neniaj plu nacilingvoj.
Sed, se estas vero, ke en la mondo estas ĉ. 983 lingvoj kaj proksimume 5000 dialektoj, ĉu tiuokaze ne estas malnoble, malĝentile — trudi al la tuthomaro siajn fuŝ-ortografiojn, ekzemple al esperantistoj, baltaj popoloj kaj kelkaj slavaj nacioj (ekz. serbo-ĥorvatoj), kies naciaj ortografioj estas severe fonetikaj, la lasta vorto de la scienco pri fonetiko? Ĉu do ĉiu nefranco, neanglo — por esperantistiĝi — nepre, severe devige — devas ellerni francan, anglan k. a. ortografiojn — por povi ĝuste kaj precize tralegi esperantan tekston?
Miaopinie, estas nepra devo de ĝentileco de ĉiu esperantisto, kies nacilingvo estas nefonetika, skribi esperantlingve la nomojn, devenantajn el lia nacilingvo, apudmetante en krampoj la nacian skribmanieron. Landnomoj jam senescepte ĉiuj esperantiĝis; esperantiĝis ankaŭ multaj urbnomoj, kiel Londono, Novjorko, Berlino, Parizo, Moskvo, Rigo, Marsejlo, Bulonjo, Kolonjo. Plejparte nur famili- kaj antaŭnomoj bezonas la apudmetadon en krampoj, eĉ ne ĉiuj familinomoj. Ekzemple: Ŝekspir, Tolstoj, Ŝiler, Rajnis, Senkeviĉ kaj multaj aliaj estas komprenataj sen klarigo. Sur la titolpaĝo de la eldonota vortaro certe notita estos la preseja urbo — mi ĝin ŝatus tralegi, sen antaŭa ellerno de la koncerna nacilingvo.
Edgaro Grot.
Red. noto. Ni povas plene konsenti kun la vidpunkto de nia K-do, kaj de kelka tempo jam ni praktikas la esperantigon de ĉiuj propraj nomoj en “S-ulo“, metante la nacian ortografion nur en krampoj. Kompreneble ne ĉiam facila estas tiu laboro por ni, ĉar niaj korespondantoj ankoraŭ ne kutimiĝis grandparte, indiki al ni la elparol-manieron. Tio estas afero de eduko. Sed ni esperas, ke post nelonga tempo ĉiu SAT-ano aplikos tiun principon, imitante la ekzemplon de sia gazeto.
Ni atentigas lasthore ankoraŭfoje, ke la 30. sept. definitive finiĝas la specialaj favorkondiĉoj konsentitaj al antaŭmendantoj de nia Plena Vortaro. Prezo: 1 ekz. 7 mk. g., 3 ekz. 14 mk. g. Nenia plilongigo de la limtempo!
FAKA KUNVENO DE VIRINOJ
dum la VIII-a SAT-kongreso en Göteborg la 17-an de aŭgusto 1928
Partoprenis 15 K-dinoj el 4 landoj. La kunvenon malfermis K-dino E. Adamson, proponante elekti prezidanton k sekretarion de la kunveno. Estis elektataj: prezidanto — Elma Adamson (Göteborg), sekretario — Helmi Dresen (Tallinn). Post detala diskutado la kunveno decidis akcepti jenan rezolucion pri la taskoj de virinoj-SAT-aninoj: Apud la ĝeneralaj taskoj de SAT, plenumotaj de ĉiu SAT-ano, estas kelkaj taskoj, speciale gravaj k speciale atentendaj por la SAT-aninoj. La unua konferenco de SAT-aninoj, kunveninta en Göteborg la 17. VIII. 1928, konsiderante tion, starigis jenajn specialajn celojn, kiujn akceli k realigi estas devo de ĉiu konscia SAT-anino: a) Zorgi pri kreo de speciala virina sekcio ĉe SAT kun speciale organizita centro, specialaj fakkunsidoj dum ĉiujaraj SAT-kongresoj k kun speciala paĝo en “S-ulo“. b) Laŭeble en la
— paĝo 7 —
interrilatado kun SAT-aninoj diverslandaj k per ilia helpo propagandi al la Laboristaro tutmonda la ideojn pri starigo de sistemo de laborprotektado k salajrado, komuna por la laboristoj k laboristinoj, per helpo de “S-ulo“ diskonigadi ĉiujn progresojn, atingitajn tiurilate. c) Ĉar la nova mondmilito preparata de la kapitalistaj potencoj, plej krude trafos la laboristan movadon k la laboristajn amasojn diverslandajn — zorgi, ke la patrinoj, edzinoj k fratinoj laboristaj de la tutmondo plej bone ekkonsciu pri la danĝero de tiu milito k influu siajn edzojn, filojn k fratojn — plej energie kontraŭstari al ĉiu provo ĵeti ilin en la novan militon, celantan la intereson de kapitalismo k imperialismo.
En la centron, kiu provizore zorgos pri la efektivigo de fondo de virina sekcio ĉe SAT, estis elektata K-dino Elma Adamson, Göteborg, Svedio, Box 73. La K-dinoj reciproke informis sin pri la stato de la virina vivo k laborkondiĉoj en la div. landoj.
Prez. E. Adamson. Sekret. H. Dresen.
AL KELKAJ KORESPONDANTOJ
Post sepsemajna foresto mi trovis hejme ĉe mia reveno abundan korespondaĵon kaj legotaĵon. Ĉion laŭpove mi prizorgos. Almenaŭ ĉiu estu certa, ke nenion gravan mi malatentas. — 10-IX-28. E. L.
LABKORECO¹
Jam delonge atendas la demando pri pli bona kvalito de korespondaĵoj. Preskaŭ la duono da korespondantoj ĝis nun ne sufiĉe atentas ĝian gravecon. Mem korespondanto kaj nur tre malgranda grupeto el liaj konatuloj scias pri ĝi. Bona afero estas havi alilandajn amikojn, estas agrable korespondadi ktp. Sed ne tiel la Proletaro devas apliki la korespondadon. Por SAT-anoj ĉiu letero, ĉiu esperantaĵo devas esti unu el iloj de propagando, ilo akra kaj malproksimen pafanta — per ĝi oni povas venki amasojn. Tial oni devas forlasi simplan korespondon, kaj oni devas pensi pri “laboreco“. Devas esti forĵetataj vanaj ĝeneralaj pridiskutoj, devas esti forĵetataj por nenio taŭgaj frazoj pri vetero ktp. Ĉiu korespondanta SAT-ano estu “labkoro“. Neniaj paroladoj, artikolegoj, propagando efikos tiom, kiom malgranda fakteto, kiu estas priskribita en letero de alilanda K-do. La letero — labkoraĵo — devas esti viva konkreta materialo, donita de klasa K-do; en ĝi oni devas doni faktojn pri la vivo, vivkondiĉoj, gravaj okazoj en laborista vivo, pri strikoj, venkoj, malsukcesoj, batalo ktp. Malmulte signifas diri, ke ni batalas por niaj rajtoj — montru, kiele vi tion faras, fakte, konkrete. Labkoraĵoj devas esti legindaj por amaso da laborularo. Jam estas tempo por la scipovantoj utiligi tian gravegan ilon por pliproksimigi la tutmondan Laboristaron. Tio vere venkigos nian lingvan movadon. Neniu letero devas resti en manoj nur de la ricevinto. Oni devas kopii ilin, disdonadi, laŭtlegi dum kunvenoj, apliki en gazetaro, murgazetoj, enmeti flugfoliojn, ĉie utiligi.
Se ĉiu laborist-korespondanto tutplene eluzas ricevitan leteron, tiam unu letero rezultigos dekon da novaj amikoj de nia movado; ĝi kreos novajn esperantistojn. La devizo: SAT-labkoreco ĉie kaj ĉiam! devas esti akceptata kaj aplikata de ĉiu SAT-ano por la bono de nia movado.
Paŭlo Tilin (9310), Leningrado.
¹ Movado de laborist-korespondantoj. Red.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
NEDERLANDO. 26. 8. kunvenis en Hago la Ĝenerala Nederl. Federacio de Lab Esp-istoj. Delegitoj el div. lokoj prezentis siajn sekciojn. La kongreso pritraktis i. a. rilatojn inter SAT k la Federacio. Jena rezolucio estis akceptata:
“La kongreso konfirmas la vidpunkton de la Feder. estraro, ke la organiz-metodo devas esti: 1. lokaj unuiĝoj, 2. naciaj unuiĝoj, 3. internaciaj unuiĝoj (SAT). — Aŭdinte la raporton de la federacia estraro pri la korespondado inter NFLE k SAT; fidante, ke la federacia estraro en tiu korespondado estis gvidata de la principoj pri unueco de la laboristaj esp-istoj ne sole en nia lando, sed en la tuta mondo; samopiniante, ke por atingi tiun tutmondan unuecon estas necese, ke ekzistu antaŭ ĉio unueco inter la laboristaj esp-istoj de propra lando; tute substrekas la instigojn de la federacia estraro, kiu memorigis en la korespondado kun la Ekzekutiva Komitato de SAT la nederlandajn SAT-anojn pri ilia devo: aliĝi al la landa federacio de lab. esp-istoj; k opinias, ke bona aranĝo de la rilatoj inter NFLE k SAT nur estos ebla, kiam ĉiuj laboristaj esp-istoj estos organizataj en la Nederl. Federacio de Lab. Esp-istoj; pro kio ĝi ŝarĝas la estraron de NFLE daŭrigi en tiun direkton la korespondadon por ke fine estu aranĝata la bona rilato inter la organizoj de Lab. Esp-istoj.“
Multaj proponoj estis traktataj k div. artikoloj de la statuto aranĝataj. La sekv. kongreso okazos laŭeble en Utrecht (aliokaze en Amsterdamo. — W. A. v. B. (8351). —
SOVETIO. Laŭ ukrainia ĵurnalo “Proletarij“ organiziĝis 23. 8. Komitato por intern. interligo en Ĥarkov. Krom multaj aliaj organizoj ankaŭ la esp-istoj eniris ĝin. Unu el la unuaj taskoj estas inviti laborist. delegitarojn el div. landoj por partopreni la solenon de l’ XI-a datreveno de la Okt. Revolucio. — Gulin (6123).
Envojaĝ-malpermeso Usonon por konata SAT-K-do
Al nia K-do M. Starr (488), Londono, kiu volis pasigi pli longan tempon en Usono por partopreni la eduktemajn lekciojn ĉe Brukvud-Labor-Kolegio, la usona registaro rifuzis la vizon.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo“: Labour Woman (laboristino), Londono, sept., Virina mov. en Ĉinio (198).
Priesper. artik. k notojn enhavis: Daily Herald, Lond., 31. 8., Accion Cooperatista, Barcel., 31. 8., Travail (laboro), Lyon, 1. 9., Le Rail Electrique (fervoj. gaz.,) Juvisy, sept., Programo de intern. kunveno en Arnhem, 26. 8.
Pri “S-ulo“ (recenzoj): Vegetarano, julio, La Socialisto, Vieno, sept.
Pri SAT-Vortaro: La Socialisto, Vieno, sept.
Pri SAT-Kongreso: Leipz. Volksztg., Leipzig, 27. 8., Freie Sportwoche, Leipzig, 27. 8., Prolet. Frouw (Prol. virino), Amsterd., 29. 8. (virina fakkuns.), Upsala, 30. 8. (parolado de Lanti pri SAT kun portreto), Signalen, Stokholmo, 30. 8.
Peresperantajn let. k artik. presis: Travail (laboro), Lyon, 1. 9., Sächs. Arb.-Ztg., Leipz., 1. 9. (junular-aldono, ĉita), Die Einheit (Unueco), Berlin, 2. 9.
Noto: La Socialista Sport-Internacio Laborista dissendis la raporton pri la SAT-kongreso al 280 germaniaj lab. gazetoj k al 46 eksterlandaj (germanlingve k esp-e).
34-jara laboristo (progesinta en esperanto) deziras koresp. kun eksterlandaj K-dinoj, eventuala geedziĝo. Adreso: Stefan Wizsy, L. h. 2/45, Niklasdorf a. M., Stirio (Aŭstrio).
ATENTU! K-dino Mary Mc. Carthy (7373), bedaŭras, ke ŝi dum kelka tempo ne povas respondi al koresp-antoj pro malsaneco.
ATENTU! Manchester Esperanto Klubo intencas aranĝi esp. ekspozicion 13. okt. ĉe Duke St. La SAT-anoj estas petataj sendi al ni ekspoziciaĵojn, esp-aĵojn kaj propagand-materialon. Adresu al: K-dino M. Dunn, 114 Duke St. Hulme, Manchester (Anglio).
[REKLAMO p.7] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.
Radio-amatoroj! Radio Buro de ĥarkova Distrikta Soveto de Profsindikatoj organizas korespondadon por radio-amatoroj. Ĥarkova radio-amatoro atendas vian leteron. Adreso: R. S. S. R., Ĥarkov, Dvorec Truda kv. 63, Radio Buro.
Al tutmonda Laboristaro! Esperantista fako ĉe distrikta komitato de Internacia Ruĝa Helpo serĉas korespondantojn pri diversaj temoj, kaj ĉefe pri la vivo de politikaj enkarcerigitoj. Kune kun la respondo estos sendataj afiŝoj kaj nacilingvaj gazetoj. Adresu al K-do Ivanov, Krivoj Rog, poŝtkesto n-o 747 (Sovetio).
— paĝo 8 —
NIA POŜTO
1162. — Ni prikonsideros vian let. Laŭ mia opinio “L. L.“ devas doni perfektigan materialon en vigla formo, sed ne sekajn instruaĵojn kiel ekz. prilingvajn traktojn. Kion ĉefe bezonas lernanto post fino de gramatika studo, post kurso, estas multe da legado, por amikiĝi kun spirito k stilo de la lingvo.
6123. — SAT-peranto estas elektata en kunveno de ĉiuj lokaj SAT-anoj, al kiu oni speciale devas inviti ĉiun membron.
1307. — Dum via artik. estas pretigata por la kompostistoj, K-do Lanti ankoraŭ ne revenis al la Red. Certe, mi opinias tre taŭge, prezenti en formo de ĉapitretoj pli longajn artik.
Blazonulo. — Antaŭ la via ni jam ricevis k enpresis similan artik.; ni bedaŭrinde ne havas sufiĉe da loko, por enpresi du art. pri la sama afero.
Dua laboro. — Trovos okaze lokon en “S-ulo“. N. B.
4030. Ni bone ricevis viajn 14/- ŝil. Adm.
5296. — Laŭ ripetitaj deziresprimoj unuanime akceptitaj dum SAT-kongresoj la anoj de SAT estas morale devigataj esti LEA-anoj. Estas al ni tute egale ĉu vi sendas vian aliĝ-monon per iu aŭ aliu SAT-agentejo. La adreso de nia Ukrainia agentejo estas: Dom Sojuzov, Kremenĉug. E. L.
Korektu en n-o 205, pĝ. 398, 2-a kol., 5-a linio de supre: la sindikatoficisto (anst. al); pĝ. 395, 3-a kol., 12-a linio de supre: notinda (anst. notinde).
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRALIO K-do L. M. Glynn, Harold Str. Townsville Queensland, dez. koresp. pri fotografiado k a temoj kĉl. L, PK, PI.
AŬSTRIO K-do Ferd. Steinhofer, Mandlgasse, 104, Hirtenberg, dez. koresp. kĉl, precipe kun Usono. Certe resp.
ĈEĤOSLOVAKIO Adresŝanĝo. — Jarko Hošek, “Svépomoc“ Zlin (anst. Hodonin Horni plesova 3), Moravio.
GERMANIO K-do Wilhelm Rottig, Goethestr. 20/1, Schildesche-Bielefeld, dez. koresp. pri div. temoj. K-do Max Herold, Wartenburgstr. 14, Leipzig N 26, dez. interŝ. PM, nur kun sovetiaj Gek-doj. Certe resp. K-do G. Nitzsche (tipograf.), Zwickauer Str. 152, Chemnitz i. Sa., dez. koresp. kun samprofesianoj pri fakaj demandoj, interŝ. presaĵojn. K-do Fedor Bayer, Rathausplatz 6, Zittau i. Sa., dez. koresp. kĉl PI. Resp. certe. K-do Oskar Grimm, Fellbacher Str. 46, Stuttgart-Untertürkheim, dez. koresp. k interŝ. fotojn kun fotoamatoroj ĉl. Precipe kun naturamikoj. K-do Karl Stang, Rödelheimer Str. 2/2, Frankfurt a. M., dez. koresp. kĉl. K-do Kurt Nissen, Sophienstr. 21, p., Frankfurt a. M., dez. koresp. kĉl. K-do W. Adam, Strehlener Str. 16/4, Dresden-A. 24, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. K-do Max Wetzel, Theaterstr. 23, Glauchau i. Sa., dez. fruktedonan koresp-adon kun ĵurnalistoj k spertaj esp-istoj el ĉl.
HUNGARIO — Al ĉ. Gek-doj, kiuj skribis al mi, per ĉi-anonco mi esprimas mian dankon k petas pardonon, ĉar ricevinte tro multajn korespondaĵojn mi ne kapablas ĉiujn respondi. — Saluton al ĉiu A. Pétermann.
JUGOSLAVIO K-do Ĉirilo Gorgeviĉ (ŝuisto), Niŝka, 7, Prilep, dez. koresp. kĉl. pri lab. temoj, precipe kun junul(in)oj, L, PI. Resp. gar.
PORTUGALIO K-do José Vicente Junior, R. Joaquim Casimiro 2, 4º Esq. º, Lisboa, dez. koresp. L, PK, PI, PM bfl. kĉl. junaj esp-ist(in)oj.
SOVETIO K-do Eŭgenio Kirilov, 6 Krasnoarmejskaja, 16, kv. 21, Leningrad, 5, dez. koresp. kĉl PK, PI. K-do Teodoro Prjamikov, Aptekarskaja balka, Nr. 36, Dnepropetrovsk, dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.
[REKLAMO p.8] Moskvo 19 ul. Frunze, 18 Moskva Komitato de SEU. Ĉiu liberpensulo, IRH-ano, junkomunisto, sportulo, fotoamatoro kaj aliaj fakanoj, sendintaj leteron al supre citita adreso nepre havos garantiitan de l’ Komitato samfakan korespondanton aŭ peranton laŭdezire. Neniam prokrastu!
K-dino Mario Simonova (komjunulino), Gluĥova, Krasnaja sloboda, dom imeni Nogina, kv. 10, Bogorodsk, Mosk. gub., dez. seriozan koresp-adon kĉl Gek-doj pri junulara, laborista k virina vivo, movadoj ktp. L, PK, PI. K-do Belogorcev, Ukrainio, Nikolaev, Zavod “A. Marti“, Esperanto, dez. koresp. kĉl pri politiko, lab. vivo k movado, peras kolekt. koresp-adon. Resp. garantiata. K-do Papin (ruĝmilitŝipisto), Ukrainio, Nikolaev, Sennaja 29 kv. Noskin, dez. koresp. kĉl pri politiko k lab. movado. K-do Snedov (maŝinisto), Ukrainio, Nikolaev, Novoselskaja 6, dez. koresp. kĉl pri lab. vivo k lab. kondiĉoj. — Ĵurnalistoj, verkistoj, poetoj dez. serioze koresp. kun samprofesiuloj el ĉl. Resp. gar. Adr.: S. Kudrjavickij, Poŝtkesto, 171, “Esperanto-SAT“, Dnepropetrovsk. Atentu Junularo! Lab. junularo de Serpuĥovo transdonas al junularo tutmonda saluton al Int. tago de la junularo, dez. ricevi salutojn el ĉl. al Int. Tago de junularo. Adr.: Moskva gub., Serpuĥovo, ul. Krasnij Ugolok 453, al I. M. Korotkov. — Rajona K-to de junkom. (VLRSM), dez. interligi siajn ĉelojn presistan, kooperativan, komunum-laboristan k a per esp. koresp-ado. Skribu multnombre! Adr.: Sebastopol, Rajkom VLRSM, Sovetskaja, 2. K-do Agr. A. Romanjuk, Andruszowka, Berdiczewskij okrug, Ukrainio, dez. koresp. pri agrikulturo k a temoj kĉl, gaz., ĵurn., PM. Resp. garantiata. — Juna K-do E. Kraceviĉ, Ŝaumjana, 10, Batum (Kaŭkazo), dez. interŝ. L, PI, PM, kĉl Gek-doj.
SVEDIO K-do Ivar Kjeltström, Poŝtkesto, 202, Karlsborg, dez. koresp. kĉl esp-aĵoj, L, PI, bfl. Resp. garantiata.
SVISIO Adresŝanĝo. — K-do Hans Wirz, Kanzleistr. 102, Zürich-4 (stratŝanĝo).
TURKIO — Mi ne dez. komenci novan koresp-adon. Mia nova (necerta) adreso estas: H. Pek, American College, Marasch.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Je la memoro de Leo Tolstoj | 411—12 |
| Hodiaŭ en Bulgario | 412—13 |
| Faktoj kaj komentoj | 413 |
| Revuo de semajno el la 19-a horzono (Usono) | 413—14 |
| El la Historio de l’ Socialismo | 414 |
| Agado, vivado kaj buĝeto de esperanto-instruisto | 415 |
| Tra Esperantio | 416—18 |
| Anoncoj, Korespondado | 417—18 |
Abontarifo al Sennaciulo:
(La unua nombro montras la jarabonon por membroj de SAT, la dua en krampoj montras la jarabonon por nemembroj. Ni ankaŭ akceptas ¼-jaran abonon.)
Argentino, pes. 5 (6); Aŭstrio, ŝil. 10 (12); Belgio, belgo 10 (12); Brazilio, milrejs. 15 (18); Britio, ŝil. 8 (9); Bulgario, lev. 200 (250); Ĉekoslovakio, kr. 50 (60); Danio, kr. 8 (10); Estonio, kr. 7 (8); Finnlando, mk. 70 (80); Francio, fr. 35 (40); Germanio, mk. 8 (9); Hispanio, pes. 10 (12); Hungario, peng. 8 (10); Italio, lir. 40 (45); Japanio, jen. 4 (5); Jugoslavio, din. 100 (120); Latvio, lat. 8 (10); Litovio, lid. 15 (20); Nederlando, guld. 5 (6); Norvegio, kr. 8 (9); Polio, zlot. 12 (15); Portugalio, esk. 35 (40); Rumanio, lej. 300 (350); Sovetio, rubl. 4 (4,50); Svedio, kr. 8 (9); Svisio, fr. 10 (12); Usono, dol. 2 (2,50). — Ponumera prezo estas: 0,20 mk. g. = 0,25 fr. svis.
Pagu prefere per ŝtataj monbiletoj en registrita letero. La germanianoj pagu al poŝtĉeka konto de la Administranto n-o 6835. La abono validas nur post pago kaj povas komenciĝi kun ĉiu numero.
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
N-ro 208, 27-a de septembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
4-a Jaro. N-o 208 — APERAS SEMAJNE — 27. Septembro 1928
[BILDO p.1 | 46,4,58,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo de la kaplinio.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
INTER GLACIO KAJ NEBULO
5 Tagnoktoj en nebulo
(Rakonto de l’ aviadisto de la glacirompilo “Maligin” — K-do Babuŝkin)
La nordpolusa tragedio, kiu okupis dum kelkaj monatoj la tutmondan gazetaron, apenaŭ estas finita. Unu el la plej dramecaj momentoj sendube estis la kvintaga erarvagado de l’ aviadisto Babuŝkin en neĝventego kaj glacio. K-do 9682, mem loĝanta en urbo tre proksima al arkta regiono kaj elir-bazo por la sovetia sav-ekspedicio, ricevis la permeson de K-do Babuŝkin, utiligi lian rakonton por “S-ulo”. — Red.
…”Ĉirkaŭe regis la griza nebulaĵo, kiam ni ekforflugis de l’ tero. Densaj nuboj devigis nin flugi en alteco de 100 metroj. Nekonateco de la ĉirkaŭaĵo, malsereno — ĉio faris nian flugadon treege danĝera: facile estis enflugi per la aparato iun glacimonton aŭ simple eksidiĝi sur iu maloportuna loko.
Sed ni flugis. La nuboj la tutan tempon malsupreniris, dezirante evidente forpeli nin al tero. Ni jam flugis en alteco de 50 metroj. Ĉi tio okazis 18 minutojn post nia forflugo de “Maligin”. Daŭrigante malsupreniri ni devis forigi radioantenon, sekve ni tuj perdis la interligon kun nia bazo — glacirompilo. Poste, jam ni flugis en alteco de 20 metroj. Tiel ni traflugis proksimume 120 kilometrojn. Antaŭe, kontraŭ ni, iris densa ondego de nebulo, kaj ni eksidiĝis.
La nebulego tute kaptis nin, ni povis vidi proksimon nur je kelkaj paŝoj. Ĉirkaŭe estis nebuloj, senfinaj glacipontoj, glacipecegoj kaj nenio plu. Tiel pasis kelkaj turmentaj horoj. Je la 17-a aperis vento, kaj nuboj de la flanko de “Maligin” komencis supreniri kaj ni decidis: Ni flugu! Eksupreniĝis. Flugadis tutan horon, kaj subite nin denove kaptis la nebulego. Kie estas ni? Sin orienti estis tre malfacile. Forta vento pelis nin flanken. Apenaŭ trovinte glaciplaceton ni malleviĝis.
Subite unu el la K-doj ekkriis: Urso! Vere kontraŭ nin kuraĝe iris granda blanka urso. Ĝi atingis la aeroplanon kaj kuŝis ĉe la direktilo, rigardante la interesan “birdon” kaj nin. Ni ektimis. Ja se la urso levos sian piedegon, tiam ĝi disrompos aŭ difektos la direktilon. Mi pafis per raketpafilo. La urso eklevigis, ekrigardis nin kaj poste denove kuŝiĝis ne atentante nin. Mi duafoje pafis la raketon. Evidente la pafo ne plaĉis al la besto. Ĝi foriris kelkajn paŝojn, kaj kiam mi triafoje ekpafis, ĝi forkuregis, la tutan tempon turnante sian kapon.
Kiam la urso estis forpelita ni ekbedaŭris: “Kion ni manĝos? Ja nutraĵojn ni havas nur por unu tago.” Kiam post iom da tempo nin vizitis alia urso kaj alproksimiĝis je 50 paŝoj, ni mortpafis ĝin, kaj niaj deponaĵoj pligrandiĝis je sitelo da freŝa viando.
La vento plifortiĝis. Pluvis. Poste neĝis. Komenciĝis neĝventego. Ni estis kvazaŭ kaŝitaj en nebulo, kaj el supro falis neĝo. La vetero plimalboniĝis.
Subite — forta krako. Kio okazis?
La glaciplaceto, sur kiu ni troviĝis, komencis disrompiĝi, glacipecegoj sin movis kaj leviĝis unu sur alian.
Pretigu la motoron, mi ekkriis al la mekanikisto Groŝov. Varmigitan motoron ni kun granda peno sukcesis altiri sur mezon de la glaciplaceto kaj gardatendis. Tiel kun varmigita motoro, riskante ĉiuminute perei, ni en lukto kontraŭ atakoj de konstante rompiĝantaj glacipecegoj travivis ĉi tie tri neforgeseblajn tagnoktojn. La 3-an de julio je la 14-a la nebulo kaj malsereno komencis disiĝi, kaj antaŭ niaj okuloj aperis la insulo N a d e j d a , de kiu malproksime ni estis.
Tiam ni decidis ankoraŭfoje riski flugon por serĉi “Maligin”. Ni flugis dum 1 horo kaj 45 min., sed senrezulte. “Maligin” ne estis trovata kaj ni devis reveni sur nian antaŭan placeton, ĉar nebulo jam denove malsupreniris. Jam ni havis malmulte da benzino kaj ni decidis atendi pli bonan veteron por ektrovi “Maligin” aŭ flugi al “Tero de reĝo Karlo”, kien “Maligin” devus alveni.
Komenciĝis la mateno de l’ 4-a de julio. Tiu mateno ĝojigis nin: la nebulo komencis malaperi, kaj je la 9-a ni finfine denove ekvidis puran ĉielon, sur kiu alte flugis maldensaj nubetoj. Je la 9-a kaj 20 m. ni decidis flugi. Mi kaj Groŝov okupis siajn lokojn kaj radiisto Fominiĥ komencis balanci la aeroplanon kaj deŝiri glacipecojn algluitajn al ŝkioj.
Mi nur volis doni “plengason” por ekflugo, kiam subite ni ekaŭdis ekkrion: Fominiĥ baraktis en akvo de la glacitruo. Movinte la aparaton li trafalis en akvon ĝis la brusto. Malseka per glacia akvo, pala, klakante per siaj dentoj, li okupis sian lokon kaj diris: “Se ni ne trovos la ‘Maligin’, mi pereos.”
— paĝo 2 —
420 — SENNACIULO
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
Ni komencas en ĉi tiu n-ro publikigon de serio da artikoloj pri la socia movado en Svedio. Certe niaj legantoj legos ilin kun granda intereso. Ne nur pro tio, ke ĉi tiuj artikoloj rilatas al la lando, kie okazis nia VIII-a, sed ankaŭ pro tio, ke oni povas multon lerni el la organizkapablo de la sveda popolo.
Dank’ al la afableco de la verkinto de ĉi tiuj artikoloj, K-do John Johanson, mi povis viziti la ejojn, kiujn li ĉi tie priskribas aŭ mencias. Mi atestas, ke ĉie mi ricevis plej bonan impreson pri la funkciado de la entreprenoj, kaj ankaŭ kontentigan respondon al miaj demandoj.
[BILDO p.2 | 10,21,48,42] Foto de granda konstruaĵo ĉe la akvo, kun ŝipoj antaŭe kaj ponto malantaŭe. Subskribo: «Sidejo de l’ kooperativa Asocio, Stokholm».
Sendube niaj legantoj ankaŭ ekscios kontente, ke la vizito de eksterlandulo, kiu povis kvazaŭ enketi per esperanto, tre bone impresis la gvidantojn, kun kiuj mi interparolis. La flua tradukado de K-do Johanson tre bone pruvis, ke esperanto estas viva lingvo. Sed impresoj rapide foriĝas; necesas novaj faktoj, novaj pruvoj pri la seriozeco kaj utileco de nia SAT-entrepreno por definitive konvinki skeptikemulojn. Tial mi tre insistas por ke estu atentata la peto, kiun faras la aŭtoro ĉe la fino de ĉi tiu unua artikolo. Traduku kaj aperigu ĉi tiujn priskribojn kaj sendu pruvekzemplerojn al la menciata adreso. Mi havas la firman konvinkon, ke ne estas pli trafa okazo por labori fruktodone por nia afero. — E. L.
1. La societoj
Priskribo de la sveda kooperativa movado estas historia rakonto pri la ekonomia kaj kultura marŝado de grandaj grupoj el la sveda popolo. La konsumkooperativaj societoj en Svedio laboras laŭ la principoj de la anglaj Roŝdel-pioniroj¹ kaj estas disvastigataj tra la tuta lando. Laŭ la oficiala statistiko la duono de la membroj estas industrilaboristoj, dudek elcentoj estas kamparanoj kaj la ceteraj tridek elcentoj apartenas al diversaj metioj kaj sociaj statoj. La kooperativa movado en Svedio ne nur estas laborista, kvankam la plejmulto el la membroj estas laboristoj. Al ĝi apartenas homoj el ĉiuj popolklasoj. Dum ĉiuj epokoj de sia ekzisto la sveda kooperativa movado restis tute neŭtrala, ne nur pro tradicia estimo, sed ĉar montriĝis, ke la movado povas havi aliĝon de ĉiuj malsampolitikaj homoj nur se ĝi evitas pritrakti aferojn, pri kiuj estas malsimilaj opinioj ĉe la popolo. Tial oni povas ofte konstati, ke en la sama estraro de iu societo estas personoj kun tute malsamaj politikaj opinioj. Tamen ili laboras kune por antaŭenpuŝi sian societon.
La konsum-societoj kooperativaj en Svedio estas nun ĉirkaŭe 900 kun membraro da 366 000 familioj, t. e. ĉiu kvara svedo do estas kooperativano. La societoj tamen pli kaj pli malmultiĝas, kio dependas de la provoj krei grandajn societojn, al kiuj la pli malgrandaj aliĝas. En la ĉefurbo Stokholmo (svede: Stockholm) ekzemple estis antaŭ dek kvin jaroj dudeko da malgrandaj societoj, sed nun estas nur unu, kaj la tendenco estas sama ĉie en la lando. La konsumsocieto de Stokholmo havas nun pli ol 45 000 membrojn kaj 214 vendejojn disvastigatajn en ĉiuj partoj de la urbo.
Ĉar Stokholmo kaj ĝiaj cirkonstancoj estas samaj, kiaj estas la stato en la tuta lando de la grandaj societoj, mi nomos nur kelkajn trajtojn de ĝia organizo. Laŭ la statutoj ĉiu ajn povas aĉeti varojn en la kooperativaj vendejoj. Kiam oni aĉetas, oni ricevas kvitancon, laŭ kiu oni laŭstatute en la fino de la jaro ricevas 3 procentojn. Tiuj 3 procentoj tamen estas retenataj, ĝis oni tiamaniere havas cent kronojn ŝparitajn. La membreco entenas nome cent kronojn, kiujn ĉiu membro devas havi. De la membreca kapitalo oni poste ĉiun jaron ricevas rentumon da 5 procentoj. (Se oni volas nemembriĝi, oni nature ricevas sian tutan kapitalon.) Per tia faro oni ebligis eĉ por la plej malriĉa, estiĝi membro de la societo. En la kooperativaj societoj estas tre severa kontrolo, kaj la societoj estas multe pli bone prizorgataj ol la privataj vendejoj.
En entrepreno de la grandeco de konsumsocieto Stokholmo oni nature ne povas aranĝi kunvenon por ĉiuj membroj samtempe. La 45 000 membroj tial estas dividitaj en distriktoj, kiuj siavice respondas por sia distrikto. La distriktoj elektas membran konsilantaron, kiu prizorgas la propagandon, kaj elektas delegitojn por la societa jarkunveno. La distriktoj elektas sume 105 delegitojn al la societa jarkunveno. Tiu jarkunveno diskutas la evoluon de la societo kaj faras decidon pri gravaj por la societo aferoj. Ĝia tasko estas ankaŭ inter si elekti pli malgrandan membraron. Tiu membraro kunvenas multfoje dum la jaro kaj ĝiaj taskoj estas gvidi la agadon de la entrepreno inter la societaj kunvenoj. Ĝi ekzemple dungas kaj kontrolas la ĉefojn de la malsimilaj agad-branĉoj de la societo. La ĉefoj estas tute salajrataj de la societo kaj fondas ĝian estraron. Ili estas respondecaj pri la evoluo de la societo.
2. La ekonomio de la societoj
La kooperativa movado en la komenco ne atentis pri la graveco ne akcepti kaj ne doni krediton, kaj tial kelkaj el la societoj pereis. Per la spertoj oni tamen fariĝis pli saĝa kaj iom post iom la societoj fariĝis tute sendependaj el ekonomia vidpunkto. Oni enkondukis kaj sekvis severe decidon pri nekredito al la membroj. Estis tamen malfacile, kaj nur en la lastaj jaroj oni sukcesis tute ĉesigi d o n i krediton. Sed multaj societoj ankaŭ p r e n a s krediton de la liverantoj. Oni diskutis ankaŭ tiun problemon, kaj fine oni povis konvinki la estrarojn de la societoj pri la danĝero tiel fari. Jam nun troviĝas societoj, kiuj povas pagi siajn varojn dek tagojn antaŭ la livero. Per tia faro oni nature estas multe pli forta ol se oni devus submetiĝi al liveranto nur pro tio, ke oni ne povas pagi senpere, kiam la varoj estas liverataj. Je
¹ Angle: Rochdale.
Ni forflugis. Jam ni flugis dum 30 min., 40 min. — “Maligin” nenie estis videbla. Ĉirkaŭe estis nur glacio kaj ni solaj en la dezerto. Pasis ankoraŭ 10 minutoj. Mi decidis reveni, kiam Groŝov sidante najbare montris al malproksima punkto ĉe la insulo “Nadejda”. “Maligin, Maligin!” li ekkriis.
Mi ne supozis, ke “Maligin” troviĝas tie, kaj volis reveni. Sed Groŝov insiste petis ankoraŭ iom traflugi antaŭen, kaj post kelkaj minutoj mi ekvidis je la horizonto maldensan fumon. Kiam ni sciigis pri tio al Fominiĥ, tiu lasta tre ĝoje komencis danci, salti en la kajuto kaj kriegi “hura”. Ni nur devis averti lin: Trankviliĝu! aliel ni forfalos. Kaj fine post 5-tagnokta foresto, ni atingis ornamitan per flagoj nian glacirompilon “Maligin”.
El “ONDO-VOLNA”, kun permeso de l’ aŭtoro tradukis Erjuhin A. (9682), Arhangelsk, USSR.
R i m a r k o : “Maligin” estis sendata el Arhangelsk por serĉi Amundsen, la tutmonde konatan arktan esploriston, kiu tiel noble kaj sinofere kun grandanimaj kamaradoj deziris savi Nobile, sed pereis kredeble mem. Post dumonata traserĉado “Maligin” iom difektite, sensukcese, revenis al Arhangelsk. — Erjuhin A.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 421
la jardiferenco 1927—28 la propra kapitalo de la societoj estis 66 procentoj de la finsumo de la bilanco, aŭ pli bone: la ŝuldoj de la varoj estis iom pli ol 8 procentoj de la finsumo de la bilanco la 1. 1. 1928.
La vendado per la kooperativaj societoj de Svedio atingis en la pasinta jaro la sumon da 286 milionoj da kronoj. La propra kapitalo de la societoj estis 66,5 milionoj da kronoj, kaj la ŝuldoj al “fremdaj” samtempe estis 33,3 milionoj da kronoj, sekve la propra kapitalo du fojojn povas pagi la ŝuldojn. Do bonega ekonomia stato, ĉar oni lernis, spertis, ke nur per limigo al taskoj solvi problemojn per propra kapitalo, la kooperativo povas esti granda kaj potenca.
Ĉar la societoj sperte lernis, ke oni nur paŝon post paŝo povas atingi celojn, ili limigis sin al la tasko esti distribuantoj¹ de vivrimedoj por iom post iom esti tiel fortaj, ke ili povas mem difini la prezojn. Efektive estas tiel en Stokholmo, ke la privataj vendistoj devas demandi ĉe “konsum”² la “tagprezojn”. Sed ne nur en Stokholmo. Ankaŭ en aliaj urboj la societoj estas egale fortaj kaj difinas mem la prezojn, kiujn devas sekvi la privataj vendistoj.
3. Produktado kooperativa
Multajn diskutojn kaŭzis en kooperativaj rondoj la demando pri propraj lokaj produktejoj. Oni fine tamen konkludis, ke produktado loka povas esti gajniga nur, kiam la mendo estas sufiĉe granda por ebligi gravan industrion. La penadoj, por unuece konstrui la produktadon en la svedaj societoj, en la lasta tempo pro tio kreis la postulon, ke la lokaj societoj klopodu pri fabrikado de la sama artikolo¹. La utilo de la kunlaboro estas al la societoj nun pli klara ol pli frue. Por nomi ekzemplon: En multaj lokoj la societoj konsideris bone havi proprajn bakejojn. Pro kelkaj cirkonstancoj — leĝo, aliaj malgrandaj bakejoj ktp. — estis multaj malfacilaĵoj venkotaj; tamen oni solvis la demandon. Ĉar multaj societoj koncentrigis sin ĝuste pri produktado de pano, ilia centro povis sukcesi solvi pli grandan problemon rilate al grandindustriaj muelejoj por produkti la farunon. Tiele la societoj kaj la centro komune solvis la problemon pri tiu branĉo.
Estus alloge priskribi la bakejon, kiun posedas la konsum-societo Stokholmo, sed ĉar la spaco estas limigita en nia gazeto, mi detenas min. Tamen tiu bakejo estas nune la plej moderna de tuta Eŭropo kaj liveras ĉiun molan panon, kiun la membroj bezonas.
Rilate al la vendejoj en la urbo oni povas konstati, ke ili estas modelaj laŭ ordo, higieno kaj oportuna instalo. Depost kiam la kooperativo malfermis siajn vendejojn, oni vidis ke la privataj vendejoj plibonigis siajn ejojn, ĉar la klientoj foriris grandamase de ili.
Nature la kooperativa movado en Svedio ne nur okupas sin pri la vivrimedoj. Ĝi havas du grandajn asekurajn asociojn — por vivasekuro kaj asekuro kontraŭ fajraj domaĝoj, akcidentoj ktp. Krom tio en la lastaj jaroj ĝi ankaŭ okupis sin pri konstruado de loĝejoj kaj per tio sukcesis malplialtigi la luprezojn en Stokholmo kaj Göteborg. La laboristoj, kiuj konstruas tiujn loĝejojn estas ankaŭ kooperative organizitaj, kaj la posedantoj de la loĝejoj — tute modernaj — fondas mem en ĉiu domo kooperativan organizon, kiu prizorgas la amortizon, la riparojn ktp.
En kelkaj lokoj oni ankaŭ provis starigi kooperativajn societojn en aliaj fakoj. En Stokholmo troviĝas trinkaĵfabriko, kiu forte batalis kontraŭ la trustoj en tiu branĉo kaj sukcesis en tiu ĉi jaro devigi la truston plimalaltigi la prezojn de tiuj trinkaĵoj. Ankaŭ estas kooperativa frizejo kaj kooperativaj produktejoj en kelkaj laboristaj fakoj, tamen ne fortaj ankoraŭ, sed ili evoluas iom post iom.
En la sekvonta numero mi iom parolos pri la centra organizo, la Kooperativa Asocio, ĝia organizo kaj faroj.
Rilate al nia lingvo la kooperativo ĝis nun ne montris grandan intereson. Sed ni esperas povi interesi ĝin pri tiu grava demando. Pro tio mi petas la helpon de niaj K-doj en ĉiuj landoj. Se vi tradukos kaj publikigos la artikolojn pri kooperativa movado en Svedio, mi petas ke vi bonvolu sendi la gazetojn al K o o p e r a t i v a F ö r b u n d e t ,
¹ Disdonantoj. ² Mallongigo por: konsum-kooperativo. ¹ Aĉetaĵo.
Ĉu ĉiam estis sklavo la virino?
Respondo al K-do M a r s o (Marceau)¹
El unu el la plej neeblaj konstatoj de 18-a jarcentaj kleruloj devenas tiaj supozoj, ke la virino pra-historia estis la sklavo de la viro. — F r e d e r i k o E n g e l s .
Bedaŭre mi vidas, ke inter ni laboristoj tiom erare oni pensas pri la prasocio, kaj K-do priparolas ĝin sen funda esploro kaj studado, kies rezulto bedaŭre kvazaŭ apogas la opiniojn de niaj kontraŭuloj, laŭ kiuj ĉiam regis tia stato kaj sekve ĉiam restos same. Precipe tial estas stranga ĉi tiu erara pensado, ĉar la franca, angla kaj germana literaturoj havas riĉe tiujn librojn, kies lego igus pensi tute aliel niajn Gek-dojn.
Nu, K-do Marso (Marceau), plej unue mi neas, ke niaj praujoj, kiam ili estis armitaj per dentegoj kaj ungegoj kaj estis kovritaj per hararo, rigardis la virinon nur kiel rabaĵon. Ni ne havas rajton supozi pri niaj praujoj, ke ili estus pli kruelaj al siaj virinoj, ol la hodiaŭaj antropojdaj (homsimilaj) simioj, ekz. la orangutangoj aŭ la goriloj. Nu, ĉi tiuj bestoj tute ne estas kruelaj al siaj virinoj, eĉ kontraŭe. Leŭtenanto C. de Crespinji (france: Crespigny), kiu en 1870 estis en norda Borneo, jene skribas pri la orangutango: “Oportunajn nestojn ili faras sur arboj por ili nutraĵon donantaj, kiom mi povis observi en tiuj ĉi per sekaj folioj remburitaj nestoj. Nur la virinoj dormas kun siaj idoj, dum la viro sur alia branĉo de la arbo aŭ sur najbara arbo serĉas ripozlokon.” Kappenfels jene skribas pri la gorilo: “La viro dormas ĉe la radiko de la arbo, sian dorson apogas al la arbotrunko kaj tiele defendas sian familion dormantan sur la arbo kontraŭ la atako de la leopardoj.”
Jen la hodiaŭaj antropojdaj simioj montras tiom da atentemo al siaj virinoj, ke vane ni serĉus ion similan inter la civilizitaj viroj. Nur pro tio, mi ripetu, mi dubas, ke por niaj praujoj la virino nur estis rabaĵo. Kiam la bredo ebligis al plimulto da familioj la grupiĝon, el kiu evoluis la tribo, en ĉi tiuj unuaj pli grandaj homaj sociaj kuniĝoj ĉie sen escepto regis la virinoj. La devo de la viroj precipe rilatis la defendon de l’ tribo. Ĉi tiu matriarkata (virinrega) sistemo aparte ĉe tiuj popoloj enradikiĝis forte, kiuj pluevoluis kaj okupis sin ankaŭ pri terkulturo.
Kiuj ne okupis sin jam pri la prasociologio, tiuj certe miras kaj dubas pri la supredirito, ĉar ili ne konas tiun naturan kaj potencan rajton de la tiamaj virinoj, kiun donis al ili la speciala situacio, ke la geknaboj konis nur la patrinon, dum la patro neniam estis certa kaj konata. Tiu nura kono de l’ patrino kaŭzis la altgradan estimon al la virinoj. La geknaboj ricevis siajn nomojn de siaj patrinoj. Se iu viro edziĝis kaj li devis transiri en alian genton, li povis kunporti nur la personajn objektojn, ĉar la komuna havaĵo devis resti ĉe la patrina gento. Se iu viro mortis, liajn personajn objektojn heredis lia patrino aŭ fratino, aŭ la patrina onklo, sed neniam liaj edzinoj aŭ geknaboj, ĉar la unuaj kiel la lastaj estis anoj de alia gento. Ĉi tiun gradon de l’ evoluo ĉiuj civilizitaj popoloj transpaŝis. Tio estas sendube konstatita, ĉar ĉe la hodiaŭaj civilizitaj popoloj estas elmontrebla¹, ke ĉe la fondoj de siaj
¹ Vidu, n-on 195.
¹ Estas escepto la nuna loĝantaro de Usono, ĉar ili estas enmigrintoj, kiuj ne konstruis sian ŝtaton sur sia propra genta organizo.
— paĝo 4 —
422 — SENNACIULO
S t o c k h o l m. Tiel la gvidantoj vidos, ke nia lingvo estas disvastigata, kaj oni certe aliĝos al nia movado.
J o h n J o h a n s s o n. (Daŭrigota.)
★
NOTOJ EL BRITIO
En Britio dum aŭgusto ĉi-jare 883 600 personoj ricevis malriĉulan subtenon, kompare kun 352 600 en aŭgusto 1914. Ankaŭ la sama statistiko montras, ke estas 1 308 200 senlaboruloj en Britio — tio estas 263 845 pli ol en antaŭa jaro.
———
Por ŝajnigi pli malalta la sumon de ministoj-senlaboruloj (ĉ. 200 000) la registaro elmigrigis al Kanado 10 000, por ke ili helpu en la grenrikolto. Laŭ unuaj informoj unu jam sin mortigis per pendigo en iu farmo. Tri centoj revenas per la unua ŝipo reveturanta Brition, ĉar ili trovis, ke ili estas trompitaj rilate al laborkondiĉoj kaj salajroj, kaj ankaŭ ĉar oni intencis ilin uzi kiel strikrompantojn.
———
La angla “tabakreĝo” G. A. Ŭils (angle: Wills) mortis kaj postlasis 10 milionojn da funtoj sterlingaj. (1 funto = 20 mk. g.)
L. B., Leeds-ano.
———
Dum jaro 1928 en la britaj karbminejoj okazis la mortigo de 1128 ministoj kaj la vundiĝo de 173 449.
———
Jus estas eldonata la tria volumo de britaj oficialaj dokumentoj pri la origino de la milito 1914/18. Evidentiĝas, ke jam en jaro 1906 britaj ĉefdiplomatoj preparis siajn planojn okaze de eŭropa milito kaj promesis al Francio helpon per soldatoj, militŝipoj ktp. En preparo de la estonto viro ĵus ricevis premion por elpenso de pafilo, kiu funkcias 35-foje pominute. Aeroplano ĵus estas finkonstruita, kiu veturas 240 kilom. hore kaj povas defaligi torpedon, kiu pezas 1015 kilogramojn.
(488)
★
TAGO EL MIA VIVO
Mi naskiĝis en vilaĝo Gorki kaj loĝas en urbo Egorjevsk, en Moskva gubernio. Mia familio konsistas el patro, patrino, mia frato kaj mi. Mia frato estas edziĝinta, ĉar mi (? Red.), kaj havas filon. Mia edzino, ĉar lia (? — Red.), estas senlabora. Mi estas 27-jara kaj oficas kiel kontoristo en ŝpina fabriko. Mi ricevas monate 69 rublojn kaj laboras 8 horojn ĉiutage, sabate nur 6 horojn. Dum la jaro mi havas dusemajnan libertempon. Ĉiumatene mi vekiĝas inter la 4-a kaj 5.30-a h. (printempe), rigardas, kia estas la hodiaŭa vetero. Mi amas rigardi belegan sunleviĝon. Mi prenas “Sennaciulo”-n, legas, tradukas aŭ skribas unu-tri poŝtkartojn al miaj K-doj esperantistaj. Je la 7-a mi notas premon de l’ barometro, temperaturon, staton de l’ ĉielo ktp. Je la 7.20-a h. mi trinkas teon kaj manĝas. Mi foriras je la 7,40-a en fabrikon.
La laboro komenciĝas je la 8-a. Mia laboro konsistas el sekigo de kotono, kalkulo de koton-alveno kaj kotoneliro en sortimentejo. Ankaŭ mi ekzamenas la alvenantan kotonon. Je la 12-a estas interrompo por tagmanĝi. Ĝustatempe dum tagmanĝo mi akceptas meteorologian radio-bultenon kaj denove notas la veteron. La tagmanĝo daŭras 2 horojn, kaj je la 14-a mi revenas en la fabrikon. Mia laboro finiĝas en ŝpina kontoro, je la 18-a kaj mi marŝas hejmen por trinki teon kaj manĝeti. Post tio, se okazas kunveno en sindikatejo de radio-sekcio, mi foriras. Merkrede kaj dimanĉe mi min okupas, post laborfino, pri esperanta rondeto en nia laborista klubo. Vespere mi trian fojon notas la veteron kaj korektas laborojn de miaj esperantolernantoj.
Somere mi promenas post laborfino en urbĝardeno, aŭskultas muzikon, faras biciklajn ekskursojn kaj laboras en abelejo. Mi amas rigardi kaj observi sunleviĝon, sunsubiron, fulmotondron ktp. Je la 23—24-a horo, post la vespermanĝo, mi enlitiĝas. — Tiel pasas mia tago.
M i h e e v N i k o l a j (11 231).
K-doj! Membroj, kiuj ankoraŭ ne resendis sian voĉdonilon, rapidu plenumi sian devon! Neniu aktiva membro malzorgu tiun aferon!
ŝtatoj ili uzis la pragentajn organizojn kiel fundamentojn¹.
“Se ni vidas, kiel la gento — laŭnecese — eĉ memkompreneble, evoluas el la primitiva familio², tiam ni devas akcepti verŝajne tion, ke tiu ĉi familia formo ĉe ĉiuj popoloj ekzistis, ĉe kiuj la institucio de l’ gento estas elmontrebla, t. e. preskaŭ ĉe ĉiuj barbaraj kaj kulturaj popoloj.” (Vidu: F. Engels, La deveno de l’ familio, la privatpropraĵo kaj la ŝtato.)
La gentoj originale ĉie estis patrinrajtaj. Sed dum la historia tempo priskribita, en Eŭropo jam ĉie ekzistis la patrorajtoj. Tamen signoj estis troveblaj, kiuj montris al la origina situacio de l’ gento³. Ekz. Tacito en sia verko “Germanio” kiel interesaĵon mencias, ke la patrina onklo havis tian respekton, ke se la malamikoj de l’ germanoj postulis garantiulon de iu, oni ĉiam postulis la patrinan onklon, se li vivis. Plej interese estas, ke en tiu tempo ĉe la germanoj la gentoj jam estis patrorajtaj. Male, la indianoj en la tempo de l’ malkovro de Ameriko senescepte vivis en patrinrajtaj gentoj, kaj nur en la pasinta jarcento ĉe kelkaj triboj, kiujn oni translokis el la arbaroj en la stepojn, la vira elemento decidas (parte pro la plialtiĝo de l’ riĉeco, parte sekve de l’ ŝanĝitaj vivkondiĉoj).
Nun mi citas kelkajn ekzemplojn por atesti, en kia stato vivas la virinoj tie, kie la gentoj estas patrinrajtaj. — Livingstone (Missionary travels and researches in Southern Africa, London 1857¹). La verkinto en tiu ĉi verko diras, ke li spertis kun granda surprizo, ke ĉe indiĝenoj troveblaj en interna Afriko ankoraŭ hodiaŭ ekzistas ĉi tiu trajto de l’ edziĝa vivo. Apud la Zambezi-rivero li hazarde trovis la belan, fortoplenan, sin per terkulturo okupantan negrotribon Balonda — pri kiu la portugaloj jam pli frue raportis, ke tie la virinoj ĝuas privilegian pozicion. Kaj Livingstone, kiu kredis nefidinda tiun ĉi raporton, persone konvinkiĝis pri la realeco. La virinoj sidas en la konsilantaro; la edziĝinta viro estas devigata translokiĝi el sia vilaĝo en la vilaĝon de sia edzino kaj devas provizi la patrinon de sia edzino ĝis ŝia morto per brulligno. Se ili eksedziĝas, la infanoj restas ĉe la patrino. Sed la virino devas zorgi pri la nutrado de sia edzo. Livingstone rimarkis, ke la viroj kontraŭ tiu stato ne ribeladas, sed ke viroj, kiuj ofendis siajn sentemajn edzinojn (pro stomak-aferoj), punon ricevis.
F e r o.
(Finota.)
¹ En Hungario ĝis la revolucio 1848/49 ekzistis institucioj, kiuj havis radikojn en la genta organizo rilate la “edziĝan posedrajton”. Kelkaj ankoraŭ post la forigo de l’ nobela privilegio en la leĝoj plue vivis.
² Laŭ havai-a kutimo certnombraj fratinoj kaj kuzinoj de unua, dua kaj tria grado estis la komunaj edzinoj de siaj komunaj edzoj, sed iliaj propraj fratoj estis eksigataj.
³ Antaŭ kelkaj jaroj mi serĉis kaj fine trovis paragrafon en la “Tria Libro” de Verbőci, verkita en 1514. Ĝi unuafoje konstatas la formulon pri tio, kio okazu kun la propraĵo de tiu, kiu inter si gento edziĝis; kvankam ĉe ni la gentoj jam de nekonstatebla tempo estas patrorajtaj. Ĉi tiu kutimo, preni edzinon el alia gento, ĉe patrorajtaj gentoj estas tute ridinda, ĉar ĝi nur havas signifon ĉe patrinrajtaj gentoj por malhelpi la seksan interrilaton inter gefratoj. Ĉe la patrorajtaj gentoj, kiuj havis jam tute disvolvitan parenc-organizon, ĝi tute superfluiĝis; sed la kutimo tiel forte enradikiĝis, ke oni la formulon ankoraŭ konservis, kiam ĝi estis jam sensenca.
¹ Misiistaj vojaĝoj kaj esploroj en Suda Afriko.
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 423
SENNACIULA STUDENTA PAĜO
SUB LA KONTROLO DE STUDENTA FAKO, ORGANIZITA ĈE JUNULARA SEKCIO DE SAT
Redakcia adreso: Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio), D. Snejko.
De l’ Redakcio
Jam komenciĝas nova lernjaro. Ni esperas, ke ĝi por nia Studenta Sekcio alportos novajn sukcesojn. Ni jam ricevis de la redakcio de tutsovetia ĵurnalo studenta peton pri alsendo de taŭga esperanta materialo. En la redaktejo ni havas bonegan artikolon de K-do Bubu pri “La francia avangarda studentaro”, kiun ni komencos presigi en sekvonta “SSP”. Bona komenco! De ni ĉiuj dependas fari bonan daŭrigon. Hodiaŭ aperas artikoloj el Japanio kaj Aŭstrio. K-doj el aliaj landoj, alvenas via vico!
D. S.
Studenta movado en Japanio
Ekonomia krizego rapidege disvolviĝanta ruinigis la vivkondiĉojn de etburĝoj en mizero. Sekve la situacio de studentoj, kiuj plejparte estas filoj de mezklasanoj, ankaŭ malboniĝas. Senlaboreco atendas nin, kiam ni finas nian plenan kurson, kaj pro tio liberan studadon ni ne povas provi trankvile. Mondmilito, ondego de revolucioj kaj disvastiĝo de proleta movado malfermas niajn pro burĝa instruo endormigitajn okulojn al brua medio aktuala. Nova socioscienco, marksismo, kaptis nian studeman koron en imperiaj kaj privataj universitatoj. Sekve ni grupiĝis en diversaj lokoj por entuziasma studado pri marksismo. Multaj verkoj de eŭropaj marksistoj per nia sindonema klopodo estas tradukataj, kvankam severa cenzura sistemo ekzistas. Je la 7. okt. 1922 por celo de unueca studado kaj propagando de internaciismo ni organizis fortan unuiĝon de diverslokaj studgrupoj. Studentina unuiĝo okupas firman pozicion en nova virina movado. Kiel unu flanko de laborista movado antaŭeniras la studenta movado en klasbatalon kaj riskas leviĝi kontraŭ despotismo de reganta klaso en universitatoj. Kunveno de rektoroj kaj registaro diskutis kaj rezoluciis pri la kontrolo de ruĝa studenta movado jene:
- Subpremo de libera studado de marksismo; 2. Ekzilo de radikalaj ruĝaj profesoroj; 3. Propagando de kontraŭmarksismo kaj naciismo; 4. Unueca organizo de studentoj faŝistaj; 5. Progresigo de sporto, ĉar sportulo estas ofte senpripensulo pri socia movado.
Kiel vi scias, la milita ekzercado jam delonge estas trudata al ni. Kontraŭ tiu ĉi subpremado ni per strikoj kuraĝe batalis kaj postulis jenon: 1. Malkarigo de pago por instruado; 2. Tuja starigo de studentaj kooperativoj, pensionoj kaj manĝejoj; 3. Demokratigo de studenteja administrado; 4. Parol-, kunven- kaj organiz-libero; 5. Malfermo de universitatoj por virinoj; 6. Protekto por marksisma profesoraro.
En 1927 estis 35 kuraĝaj universitatanoj kiuj propagandis komunismon inter laboristoj, ĵetataj en malliberejon per escepta leĝo. Fi, nia neforgesebla tago, la 16-a de marto, venis. Universitato estis armejo. Policejo kaj ĝendarmejo. Multaj niaj K-doj estis kiel komunistoj kun klaskonsciaj laboristoj arestataj. Burĝaj gazetoj falspropagandis pri komploto de komunista jap. partio. — Malgrasiĝas kaj malsaniĝas niaj K-doj en diverslokaj policejoj sekve de furioza severa esplordemandado akompanata de kruelaj torturoj, ekzemple: forŝiro de kapharoj kaj batado de nudaj korpoj pendigitaj kapon malsupre. Gvidantoj de maldekstruma socia movado devas esti arestataj. Refoje la escepta leĝo kontraŭ komunistoj estas reformita per plimalbonigo: enkonduko de mortkondamno. — Ju pli subpremas nin la burĝa klaso, des pli ni restariĝas kune kun nova energio. Vivu Revolucio!
T o k i a n o.
Pri studenta vivo en Aŭstrio
La cirkonstancoj, karakterizantaj la vivon de la altlernejaj studantoj en Aŭstrio ĝenerale, kaj en Vieno speciale, estas tipaj por la granda plimulto de ĉiuj altlernejoj en la burĝaj ŝtatoj, kie la monopolo de la regantaj klasoj je la klerigado, speciale tiu de la pli altaj ŝtupoj restas ankoraŭ netuŝita de la leviĝanta proletaro.
La universitatoj kaj teknikaj lernejoj estas ankoraŭ ĉie adaptitaj al la bezonoj kaj postuloj de la burĝaro kaj ankaŭ pro ĉi tiu kaŭzo ne tro allogas la proletan junularon.
Fakte ni ankaŭ povas konstati, ke laŭnombre la ekstreme reakciaj organizoj de la studantoj kelkoble superas la malfortajn asociojn de la socialistoj. Grandparte tiu realaĵo estas ankaŭ kaŭzata de la sistemo praktikata de la direktantaro de la koncernaj altlernejoj. La profesoraro, sub aŭspicioj de la ministrejo por klerigado, ĉiumaniere protektas la reakciulojn donante al ili malavarajn monsubvenciojn, disponigante al ili ĉambrojn en la universitataj ejoj kaj ŝirmante ilin per sia aŭtoritato. La kompare nemultaj studentoj, kiuj kuraĝe konfesas sian socialistan konvinkon, estas kontraŭe ĉiamaniere ĉikanataj kaj eĉ persekutataj. Ili ne havas la rajton de la reprezentado de siaj membroj, ne posedas oficialajn ejojn kaj devas la tutan tempon barakti kontraŭ ĉiuspecaj malfacilaĵoj kaj fiagoj flanke de la profesoraro.
Sed tiuj eksteraj malhelpaĵoj ne estas la sola kaŭzo de la bedaŭrinda stato ĉe la aŭstriaj universitatoj. Multon kulpas ankaŭ la ĝenerale disvastigita opinio, ke studi povas kaj rajtas nur homoj pli aŭ malpli bonhavaj. Tial ankaŭ la studentoj en Aŭstrio ne ĝuas tiom da favoroj, kiom tiuj de la aliaj landoj. Ili, ekzemple, ne ricevas ian rabaton ĉe la tramvojo, nur pene ĉe la fervojo k. s. Subvencioj kaj stipendioj estas tre malmultnombraj kaj ankaŭ haveblaj nur por homoj plaĉaj al la profesoraro.
(Daŭrigota en venonta SSP.)
Studento-Servo
Por verki artikolon pri seksa vivo de diverslanda studentaro, ni bezonas informojn aŭ artikoletojn pri seksa vivo de vialanda studentaro. Ni dez. ricevi informojn pri: 1. Socia deveno de studentaro (socia, seksa, nacia, laŭaĝa, laŭprofesia konsisto). Saneco inter studentaro); 2. Vivo de studentaro (ejo, manĝaĵo, labortago, rilato al sia laboro, buĝeto de studento); 3. Seksa vivo de gestudentaro (rezultoj de apartaj laŭlandaj, laŭurbaj, laŭlernejaj enketoj, veneraj malsanoj, edziĝoj, prostituo, rilatoj de studentoj al amo, virino, edziĝo ktp.). Ni volonte akceptos literaturon pri ĉi tiu temo en via nacia lingvo. Materialon sendu al nia adreso.
* * *
Materialon por Tutsovetia Studenta ĵurn. “Ruĝa Studentaro” sendu laŭ adr.: Moskvo 11, Soljanka 12, Dvorec Truda, kom. 214, Redakcija jurnala “Krasnoje Studenĉestvo”.
Kunveno dum la 8-a Kongreso. Dum la fakkunsido de sciencistoj k studentoj okazinta dum la 8-a en Göteborg, estis unuanime decidate reorganizi la stud. sekcion je scienc-kultura (akademia) sekcio de SAT, kiu unuigu la diplomitojn k studentojn en SAT.
H. M u r a v k i n (2921).
NIA POŜTKESTO
3909. — 3. 4. ni sendis al vi presaĵojn pri abortdemando en USSR. Ĉu ĝi trafis vin? Vian kunlaboron ni atendas. Dankon pro letero.
9282. — Plua kunlaboro estas dezirinda.
K-do Jankoz. Ĉu vi preferas labori en burĝa F. E. U. F. anstataŭ en nia Sekcio? Niaj let. restis sen respondo.
Gol. — Artik. alvenis. Dankon. Ĝi estos utiligata. Kunlaboro estas akceptata. Plano sekvos.
N. Financministro protestos. Pagu necesan sumon, k tiam anoncon ni presos eĉ en nia Paĝo.
Red. de “SSP”, D. Snejko.
— paĝo 6 —
424 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
INTER NI
Proksimiĝas la tempo, kiam denove malfermiĝos esperantaj kursoj. Relative multnombraj estos ĉe la komenco la kursanoj. Sed post kelkaj lecionoj ilia nombro ekmalkreskos. Kaj ĉe la fino de l’ kurso, se restos 5—6 fidelaj lernantoj, la instruanto konsideros bona la rezulton.
Fakte tia stato iel estas senkuraĝiga. Kaj tiom longe kiom ĝi daŭros, estos simpla blufo paroli pri la gravaj sukcesoj de nia movado.
Sendube la kaŭzoj de tia stato estas diversaj. Kaj ne estas facile forigi ĉiujn barojn, kiuj malhelpas nian antaŭeniradon. Unu el tiuj baroj estas la nepersistemo, nediligenteco ĉe multaj lernantoj. Tia stato grandparte rezultas el tio, ke propagandistoj tro akcentas la facilan lerneblecon de nia lingvo — kaj nesufiĉe insistas pri la graveco de nia movado.
Se mi farus esperantan kurson, mi alparolus la lernontojn proksimume jene: “Jen vi sidas sufiĉe multnombraj ĉe tiu ĉi unua leciono . . . Kiom el vi restos fidelaj ĝis la lasta? . . . Ĉu vi ĉiuj firme konvinkiĝis, ke la lernado, kiun vi tuj ekkomencos, estas tre serioza afero, estas vere la unua paŝo al la unuiĝo de l’ tutmonda Laboristaro? Se jes, mi ne dubas, ke vi restos same multnombraj ĝis la lasta leciono . . .
Sed se vi venis ĉi tien nur logite de la facillernebleco de esperanto, nur kun la deziro akiri sen granda peno scion de lingvo, nu, mi avertas vin, ke via nuna lernemo ne daŭros longe . . .
Esperanto estas ja dekfoje pli facile lernebla ol ĉiu ajn alia lingvo; tamen ĝia plena scio postulas elspezon da tempo kaj energio. Se vi ne estas firme konvinkitaj pri jenaj du elementaj veroj, nome: 1. ke la definitiva emancipiĝo de nia klaso ne estas ebla sen la unuiĝo de l’ Proletaro laŭ tutmonda skalo; 2. ke tiu unuiĝo ne povas okazi sen la helpo de komuna, tutmonde komprenata lingvo, nu, ne eklernu esperanton. Vi perdos la tempon: ĉe la unuaj malfacilaĵetoj vi forlasos la lernadon, tial ke vi ne plu trovos en vi mem la necesan instigon por daŭrigi.
Vi devas firmege konvinkiĝi, ke eĉ se esperanto estus same malfacila lingvo kiel estas la aliaj — kaj tio ne estas — vi tamen devus dediĉi ĉiujn viajn fortojn por akiri tiun nepre bezonan ilon. Neniam forgesu, ke tute ne sufiĉas voki la laboristojn el ĉiuj landoj al unuiĝo, se ili ne kapablas interkompreniĝi. Tia alvoko estas ja same vana kiel estus la instigo al malpuruloj, ke ili sin lavu, se mankas al ili sapo kaj akvo . . .
La lernado de esperanto estas la unua tasko, kiun devas plenumi ĉiu klaskonscia laboristo. Mi supozas, ke vi ĉiuj estas klaskonsciaj. Se tiel estas, nu, mi ne dubas pri la sukceso de nia kurso; mi estas certa, ke vi ĉiuj diligente plenumos vian taskon kun la firma konvinko, ke vi tiel tre trafe laboras por la emancipo de via klaso, por la unuiĝo kaj paciĝo de l’ tuta homaro . . .
E. L.
PRI NIA OKA EN GÖTEBORG
Nun la kongreso pasis. Denove akceptis nin la ĉiutaga vivo, la kapitalismo kun siaj polipkaptiloj, devigante nin servuti al ĝi. La unuan fojon mi partoprenis SAT-kongreson, kvankam jam okazis la oka. Proletoj ja ne estas riĉuloj, kiuj kutimas vojaĝi ĉiujare. Sed miaj impresoj pri la oka en Göteborg estas tiel profundaj, ke mi streĉos ĉiujn miajn fortojn, por povi ĉeesti ankaŭ venontajn kongresojn.
Multe da laboro grava estis farata dum kvin tagoj en labor- kaj fakkunsidoj, en kiuj oni pritraktis la administrajn kaj organizajn demandojn. Tamen mi eksentis gravan mankon en la programo. Jam preterpasis ok kongresoj, kaj ĉiam ankoraŭ ni pritraktas organizajn kaj administrajn aferojn. Kvankam nia regularo sub paragrafo 1, lit. c) mencias, ke SAT celas “lernigi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiamaniere ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tielnomataj internaciistoj”. Tiudirekte preskaŭ nenio estis farita, kvankam la cirkonstancoj en Svedio, precipe en Göteborg, altrudis konsiderojn kaj studadon. La skandinava pejzaĝo, geografie unu el la plej malnovaj partoj de eŭropa kontinento, konsistanta el granito kaj diluviaj sabloj kaj rulaĵoj (almenaŭ en la teritorio tuŝita de ni), estas tiel interesa kaj vastigas tiom la rigardon de l’ vizitantaro, ke oni vere profitas en la senco de nia statuto. Tiu frazo ja ne nur estas aplikota ekonomie kaj politike, sed precipe science kaj liberspirite. Okulfrape mi ekkonis, ke vivkondiĉoj, karaktero de la naturo kaj klimato formas la homon, kiu subiĝas tiujn cirkonstancojn. Kontente mi estus akceptinta klerigajn paroladojn de fakuloj, despli ĉar mi rimarkis, kiel Gek-doj estis kunportintaj la kutimaron de l’ hejma ĉiutaga vivo kaj kiel eble plej precize adaptis ĝin al medioj por ili fremdaj. Klerigado kaj edukado tiudirekte pli valoras ol senlimaj diskutoj pri demandoj, kiujn solvi ankoraŭ estas antaŭtempe. La plejmulto de l’ Gek-doj vizitis nur nesufiĉan elementan lernejon kaj atingas nur per penplena streĉado de l’ fortoj pli altan gradon da klereco, por esti liberaj en penso kaj ago.
Mi tial proponas, ke la venonta kongresprogramo entenu krom organizaj demandoj kaj amuza parto ankaŭ sciencan. Pritraktataj estu precipe etnologiaj kaj geografiaj temoj. — Alia rimarkinda fakto estis, ke multaj fotoamatoroj praktikis sian arton. Ĉu ne iu lerta K-do havas konvenan proponon, por propagandcele eluzi tiujn fortojn por SAT?
D o m i n k. P r o c h a s k a (6326).
LA GAZETARO PRI NIA 8-A KONGRESO
En la “Memornoto” de la lastaj n-oj de “S-ulo” oni povas trovi sufiĉe atentindan, sed sekan statistikon pri tiuj gazetoj, kiuj publikis, laŭ nia propra informiĝo, iujn artikolojn pri nia 8-a Kongreso. Sed laŭ tiu kompilo oni certe ne povas imagi, kiom da vere imponaj paĝoj precipe la sveda gazetaro dediĉis al nia kongreso. Jam antaŭ ol komenciĝis la kongreso, kvazaŭ febra streĉiĝo trakuris la maldekstran gazetaron en Svedio. Sindikataj gazetoj prezentis siajn bonvenojn sur la unuaj paĝoj, parte eĉ presitajn en esp-o mem, kaj dum la kongreso kunvenis, ĵurnalistoj kaj fotistoj rapidis, provizi siajn klientojn per tre detalaj raportoj kaj multaj fote kaj krajone kaptitaj bildoj. Rimarkinde estas, ke ankaŭ la burĝa gazetaro, ne nur en Göteborg mem, sed ankaŭ en Stokholmo, ĉiuj gazetoj tra la tuta lando, dediĉis spacon al nia kongreso kaj presigis eĉ bildojn de kongresanoj. Ĝenerale la raportoj estas tre objektivaj. Nur unu burĝa gazeto ne povis deteni sin, nomi la kongreson “kunveno de komunistoj”. Rimarkinde ankaŭ estas, ke multaj gazetoj ne nur raportis pri la brila manifestacio en Liseberg, kiun iliaj raportistoj okulvide ĉeestis, sed ke ili ankaŭ detale informiĝis pri la traktadoj de la kongreso. Kelkaj gazetoj multlegataj eĉ represis komplete la finrezolucion. Dank’ al rapide funkcianta Esp. Servo de SAT kaj la gazetservo de l’ Sport-Internacio Lab. ankaŭ en alilandajn gazetojn penetris rapide kongresraportoj. Krome la ĉefa organo de l’ britaj socialistoj “Daily Herald” (Ĉiutaga Heroldo) enhavis jam la 20. 8. plenan raporton de sia korespondanto. Fakaj organoj komencis presigi raportojn pri la okazintaj fak-kunvenoj.
Tia rezulto estas kuraĝiga. Ĝi klare montras, ke SAT — la peresperanta organizo, kiu n u r praktike uzas esp-on (kelkaj ial emas akcenti tiun kvazaŭan unuflankecon de nia movado), — per sia kongreso, sia praktikado, faris eksterordinare efikan poresperantan laboron.
N. B.
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 425
PROTOKOLO
de la fakkunsido de fervojistoj, la 17. aŭg. 1928 dum la 8-a SAT-kongreso, Göteborg (Svedio)
Ĉeestis 30 pers., el kiuj 23 el 5 landoj donis skribe sian nomon kaj hejmlokon. K-do Eriksson (Stokholmo) malfermis la kunsidon k estis unuanime elektata kiel prezidanto. Oni elektis K-don Thorstenson (Göteborg) kiel sekretarion. K-do Eriksson laŭtlegis ricevitajn salutlet. Tiam la sama K-do parolis pri la demando: kiel agi por efektive disvastigi esp-on inter la fervojistaro? Li bedaŭris samtempe, ke la redaktoro de “La Fervojisto”, K-do Puhalo (Zagreb), ankoraŭ ne alvenis al la kongr. k pro tio ne povis ĉeesti. Li raportis pri la fervoja fakkunsido dum la Danziga kongr. en 1927 (UEA), k pri Intern. Asocio de Esp. Fervojistoj. Li proponis kunlaboron ĉe SAT — IAEF k subtenon de “La Fervojisto”, kiun ni devas alproksimigi al SAT. K-do Hartmann (Wittenberg) raportis pri la esp. movado en Wittenberg. Ke estus malfacile interesi la tiean lab-istaron „pri esp-o. Ekzistas inter la fervojistaro klubo kun 15 membroj. K-do Mailand (Kassel) raportis pri la fervoja kunsido en Lyon. K-doj el 3 landoj ĉeestis. Necese estas varbi la simplajn fervojistojn por esp-o. Li laŭtlegis let. kun prop. de K-do Soroko, Popovka (Vidu aldonon 1). K-do Eriksson parolis pri la neceso aligi la fervojadministrantojn al esp-o k precipe pri urĝa neceso veki intereson inter la malsupra fervojistaro. Li parolis pri rajto havi esp-lingvajn afiŝojn en fervojvagonoj ktp., pri la proponoj k agoj diverslande en tia direkto. K-do Zink (Vieno) transdonis salutojn de aŭstriaj fervojistoj. Parolis pri la esp-a movado precipe inter la fervojistoj. Malfacila laboro. Spite la subteno de div. burĝoj-idealistoj, ŝajnas kvazaŭ la simplaj fervojistoj ne volas lerni esp-on. Kursoj ofte senrezultaj. Oni devas alkutimigi la fervojistojn al esp-o. Proponis, ke 1. estu elektota en ĉiu lando fervojisto, kiu informos pri aferoj, koncernantaj al esp-o k 2. oni aranĝu interŝanĝon de fervojistoj tiel, ke fervojistoj en ia lando dum sia jara libertempo kiel gastoj vizitu K-dojn en alia lando. Sekretario Nathans (Amsterdamo): Oni mallaŭdas nin I. T. F.-anojn pro tio, ke ni ankoraŭ ne enkondukis esp-on, sed mi kredas, ke la intereso por esp-o inter la lab-istaro ne estas sufiĉe forta. Necesas trovi rimedon por veki la intereson. Ni devas labori sisteme, praktike. Mia plano estas, ke oni en ĉiu lando elektu K-don, kiu gvidas la propagandon inter la fervojistaro. Plue oni devas starigi klubojn, kies plej grava tasko estu instigi la fervojistojn lerni esp-on. En tiuj kluboj oni ankaŭ povas diskuti eksterl. aferojn, oni povas koresp. kun eksterl. K-doj k ankaŭ aranĝi vojaĝojn eksterl. Multaj fervojistoj ja havas senpagajn biletojn. “S-ulo” povas havi specialan paĝon por fervojistoj k la monata organo de ITF ankaŭ povus havi informojn pri k en esp-o. Dum la sekvonta kongreso de ITF la esp-istoj povus havi specialan kunvenon por instigi la anojn de ITF, k al la sekvonta kongr. de SAT ni esp-istoj invitu membrojn de ITF por ke ili mem povus vidi la utilon de esp-o. Utile sendube estos krei ĝeneralan aŭ propagandkomitaton por la gvidado de l’ laboro inter la fervojistaro. Se tiu kom. interrilatus kun ITF (donante konsilojn, ricevante helpon, eĉ monan) la resulto certe estus bona. — Pri IAEF: Mi kredas, ke tiu organizo estas tre malforta k ne [?] vivas sur papero. Ŝajnas al mi, ke nur en Svedio tiu organo ricevas subtenon. K-do Deubler (München) estas poŝtisto, sed en lia lando fervojistoj k poŝtistoj interrilatis. Ne limigu nian laboron nur je la fervojistoj, sed memoru ke ankaŭ ekzistas aliaj transportlaboristoj. La plano de K-do Nathans estas tre grava. K-do Thorstenson (Göteborg) salutis la ĉeestantojn el fervoja klubo je la nomo Kuhmisterov, Moskvo. Apogis la planon de sekr. Nathans, sed havis ankaŭ alian planon pri estonta starigo — sub la gvidado de SAT — de monata socia k teknika organo por la tutmonda trafiklaboristaro: maristoj, fervojistoj, tramistoj, aŭtomobilistoj, aviadistoj. (Vidu aldonon 2). K-do Eriksson kontraŭdiris Nathans rilate al IAEF. Ankoraŭ IAEF funkcias. Ĝia org. “La Fervojisto” bedaŭrinde staras ekonomie malfavore k bezonas monsubtenon. Malsaĝe estus krei novan fervojgazeton, pli bone estas apogi la nunan. K-do Puhalo ne estas burĝo. Li estas ano de SAT. IAEF nun prilaboras fervojan fakvortaron. Ni apogu IAEF k “La Fervojisto”. K-do Zink: La fervojistoj nepre bezonas propran fervojgazeton. Ne tro multe rilatu al aliaj laboristoj. La evoluo en Aŭstrio post la milito klare montris, ke la fervojistoj antaŭ ĉio devas solvi siajn proprajn aferojn. K-do Mailand: IAEF estas tute burĝa organizo. Ne apogu ĝin. La fervojistoj devas havi specialan paĝon en “S-ulo”. K-do Eriksson: Ne estas eble al ni fari gravajn decidojn, sed la diskutado sendube utiliĝos estonte. — La diskuto finiĝas. Staciestro Danielsson, Nygård, Svedio, kiel reprezentanto de Asocio de Kontorpersonaro de la Svedaj privataj fervojoj, salutis la eksterl. gastojn.
E r n s t E r i k s s o n, Prezidanto. G. T h o r s t e n s o n, Sekretario.
ALDONO 1
Propono de K-do P. Soroko, Popovka, Sovetio, skribe farita al la fakkunsido de fervojistoj dum la 8-a kongreso de SAT
“Kiel fervojisto mi jam delonge kredas, ke ni, dank’ al niaj specialaj cirkonstancoj profesiaj (dissemado en malgrandaj stacioj de tuta terglobo) nepre bezonas prof. esp. organizon. Ĉi lasta fakte jam ekzistas por: “Intern. Asocio de Esp. Fervojistoj” en Jugoslavio, Zagreb, k en div. landaj naciaj organizoj. Sed miaopinie IAEF ne povas progresi, ĉar: 1. ĝi estas neŭtrala k ne decas ĝin subteni per proletaj fortoj, 2. ĝi estas memstara k malforta. Ni havas prol. organizon SAT, kiu jam estas sufiĉe forta, k ni fervojistoj SAT-anoj nur bezonas organiziĝi en ĝi profesie por labori p o r e s p – o k p e r e s p – o inter multmiloj da fervojistoj. Niaj celoj: I. Disvastigi esp-on inter fervojistaro. II. Uzi esp-on praktike ne nur por fervojistoj, sed por tuta esp-istaro, uzanta fervojajn servojn. Ni devas: I. Unuiĝi tutmonde. II. Esp-igi fervojistaron. III. Instigi fervojistan admin. al utiligo de esp-o por praktika helpo al pretervojaĝantaj esp-istoj, per: a) Starigo de ofic. niaj reprezentantoj en koncernaj stacioj, stacidomoj, kiuj povus doni ĉiujn necesajn sciigojn pri la vojo, loko, hoteloj, ktp. b) Esp-aj surskriboj sur vagonoj, biletoj, en grandaj stacidomoj. c) Esp-lingvaj gvidlibroj, prospektoj, horaroj ktp. Nin fervojistojn ĉiu vojaĝanta esp-isto tuj povus trovi en stacioj k ricevi necesajn klarigojn. Ni estu praktikemuloj!
ALDONO 2
Ekzistas inter la mondlab-istaro granda grupo de lab-istoj, kiuj ĝis nun staras dise, sed laŭ karaktero de sia laboro havas samajn interesojn k taskojn. Mi celas la trafik — aŭ transportlab-istojn. Inter tiu grupo ni havas — komencante je la plej malnova grupo — la maristojn, fervojistojn, tramvojistojn, aŭtomobilistojn, aviadistojn — — —. La interrilatoj inter tiuj grupoj estas sufiĉe malfortaj aŭ eĉ ne ekzistas. Ni ja havas grandan k fortan organizon, Intern. Transportlab. Fed., sed tiu organizo prefere estas organizo por la gvidantoj, estas registro-aparato necesa k grava, sed tamen ne sufiĉa por atingi personan kontakton inter la apartaj lab-istoj. Se oni ne ebligas atingi personan kontakton inter la lab-istoj en div. landoj, oni nek povas estigi unuecon, nek unuecan agon. La ilon por interkompreno ni havas — estas esp-o — sed mankas ankoraŭ organo por la disvolvo de tiu ilo; mankas gazeto aŭ revuo. Eble vi kontraŭdiras k argumentas, ke ni jam havas multajn organojn: ni ja havas “S-ulo”-n por la tuta lab-istaro k por la fervojistoj “La Fervojisto”. Mankas apogo al ambaŭ k pro tio estas malsaĝe krei novan organon. Eble! Sed laŭ mia opinio neeblas al “S-ulo” pritrakti ĉiujn flankojn de la lab. vivo. Ekzistas por la trafiklab-istoj multaj aferoj, kiujn ne aŭ nur malmulte interesas la aliaj lab-istoj. Se oni en “S-ulo” aperigus tiun tutan materialon, la gazeto fariĝus tro ampleksa k multekosta. Nun pri “La Fervojisto”. Tiu gazeto estas ĝis nun — laŭ mia opinio — tute burĝa esp-a gazeto en la manoj de burĝoj. Kaj tio estas grava afero. Eĉ se oni povus influi la redakton de tiu gazeto tiel, ke ĝi fariĝu pli klaskoncia, pli nura lab. gazeto, oni tamen ne havus gazeton por maristoj, aŭtomobilistoj ktp. Oni diras: Lab-istoj en tuta mondo, unuiĝu! Mi nun unue diras: t r a n s p o r t lab-istoj en la tuta mondo, unuiĝu! En okazo de konflikto inter ekz. fervojistoj, grava afero estas, ke aliaj trafiklab-istoj ricevu informojn pri la vera stato, ke unuecfronto ekzistu inter ĉiuj trafiklab-istoj. Do, necesas krei komunan gazeton aŭ revuon. Kaj necesas ke tiu organo agu sub gvidado de SAT. Alie oni povas timi, ke ĝi fariĝos aŭ konkuranto al “S-ulo” aŭ ĝin eĉ kontraŭbatalos. Mi proponas starigon de monata revuo je la nomo ekz. “Tutmonda Trafikrevuo”, Socia k teknika monata organo de la tutmonda trafiklab-istaro. Tiu revuo pritraktus ne nur la socian vivon de la trafiklab-istaro, sed ankaŭ entenus artik. pri teknikaj aferoj de koncerna branĉo. Ekz. fervojisto el Argentino skribas pri la tieaj vivkondiĉoj aŭ pri salajro, hejmmastrumado de fervojistoj ktp. Fervojisto el Germanio skribas pri kelkaj teknikaj aferoj, ekz. ia protektaranĝo en lokomotivejo ktp. Maristo el Usono, tramvojisto el Aŭstrio, aviadisto el Sovetio, aŭtomobilisto el Norvegio ktp., ĉiuj havas iun interesan aferon aŭ aranĝon por skribado. Certe revuo tiaspeca (kompreneble ilustrita) vekos intereson. Bone! Sed kion fari? Mankas ja al SAT unue mono k due eble ankaŭ sufiĉe spertaj k lertaj personoj, kiuj povus gvidi tiun revuon. Jes, sed SAT kreskas k post kelkaj jaroj (aŭ monatoj) la afero estos aktuala. Nun mi ne havas specialan proponon, mi nur deziras, ke ĉiuj el la ĉeestantoj prikonsideru la aferon k se ili konsentas kun mi, ili dum la taga laboro ĝis la sekvonta kongr. pripensos k priparolos la aferon por ĝin estonte efektivigi. — Göteborg, 16. aŭg. 1928, G. Thorstenson (SAT-ano 8008).
Protokolo pri la fakkunsido de la metallaboristoj dum la 8-a Kongreso en Göteborg
Ĝi okazis la 17. 8. Partoprenis proks. 40 Gek-doj el Sovetio, Germanio, Svisio, Svedio, Norvegio, Polio, Danio. K-do el ĉiu lando raportis pri laborkondiĉoj kaj salajro ktp. Plue estis unuanime aprobata rezolucio pri intern. sindikata unueco kaj pri la raciigo en la industrio. Krome estis elektata komitato por esplori eblecon starigi Metalistan Sekcion de SAT. Respondeca K-do en tiu komitato estas Anton Norling (2503).
[REKLAMO p.7] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio — 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 8 —
426 — SENNACIULO
Komuniko de la Direkcio de SAT
Aŭdinte la opinion de ĉiuj E. K.-anoj, estis decidite per plimulto da voĉoj eldoni broŝure la Protokolon de la Kongreso, laŭ la deziresprimo voĉdonita en Göteborg. Informiĝinte pri la diroj de K-do Adamson, ke ne estas antaŭvideble, ĉu la Kongreskaso havos sufiĉe da profito por pagi tiun eldonon; konsiderinte aliflanke, ke la sensignife malalta SAT-kotizo ne sufiĉas eĉ por pagi la elspezojn por la eldono de Jarlibro, ke ankaŭ ne ĉiuj SAT-anoj interesiĝas pri la vivo de sia Asocio kaj sekve ne eĉ legus la al ili liveritan dokumenton, estis decidite, ke la eldonota broŝuro estas ricevebla nur k o n t r a ŭ p a g o d e l a e l d o n k o s t o j k a j a f r a n k o por la ekspedo. Ne estas nun eble sciigi pri la prezo, sed ĝi estos certe tre malalta kaj sekve havebla de ĉiu aktiva SAT-ano.
Por konsenti la deziron de la Kongreso estis ankaŭ decidite, ke tiu broŝuro enhavos la tekston de la program-projekto, kiu ne povis esti debatata ĉe la Kongreso, kaj la argumentojn de la Direkcio de SAT por la neakcepto de la proponita teksto.
Per tia aranĝo la Kongres-Protokolo fariĝos valora dokumento kaj eĉ bona propagandilo, kiun multoj K-doj volos havigi al si. Por difini la eldonkvanton ni petas jam nun la SAT-perantojn kaj ĉiujn interesiĝantojn antaŭmendi la broŝuron aŭ sciigi kiom da ekz-oj estas vendeblaj en la respektivaj SAT-rondoj.
Por la E. K. de SAT, la Direkcio.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Interne de la LEA-grupo Untermenzing ap. München fondiĝis SAT-rondeto por povi pli bone plenumi la peresp. taskojn. Al tiu rondeto apartenas 5 K-doj el Allach k Unterm. La kunvenoj okazas ĉiun 3-an ĵaŭdon en monato. (K. W., 5129.) — POLIO. Laŭ “Esp. Servo” en Bialistok (naskiĝurbo de Zamenhof) okazis konferenco de popollernejaj gvidantoj, dum kiu estis rezolucio akceptata, enkonduki esp-on en popollernejoj por nova lernjaro. Krom tio estis decidate fondi rondon de esp. instruistoj k pliintensigi poresp. propagandon inter la instruistaro. Speciala komisiono okupiĝos pri realigo de la rezolucioj. (C. G.) — SOVETIO. Rostov. Fininte miajn esp. kursojn en Jaroslavl, mi 1. 5. forveturis Krimeon, kie mi legis 9 lekciojn en div. kluboj k ruĝaj anguletoj. De tie mi translokiĝis al Majkop, kie mi lekciis 5-foje. Poste mi venis al Stavropol, kie mi faris 11 raportojn. 23. 7., elspezinte la tutan monon enspezitan per esp., mi devis piede foriri el St., vizitis 35 staciojn k stacietojn de Nord-Kaŭkazia fervojo k faris 22 lekciojn. Tiel perlaborinte konvenan sumon, mi 1. 9. venis al Rostov/Don. (Lingel, 5087.)
NIA POSTO
K-dino A. B. — Ne nur en “S-ulo” vi povus legi la formon: “estas dirite” k. s., sed ankaŭ en la Zamenhofaj verkoj k en ĉiuj bone redaktataj gazetoj. Notu en la memoron, ke adjektivo devas rilati al substantivo, dum en la de vi citita ekzemplo substantivo forestas. Komparu la formojn: estas bele, estas sune, estas trafe k. s.
Sed necesas aldoni, ke la formo: e s t a s d i r i t a ankaŭ estus korekta. Oni ja povus subkompreni: la fakto, la afero k. s. estas dirita. Anstataŭ tuj pensi pri malobeo al la “fundamentaj reguloj” de esp-o, vi prefere serĉu en la F u n d a m e n t o la ekzemplojn, kiuj tute pravigas nian redaktoron. Dirite, ĉu farote? E. L.
J. E., Tifliso. Por ricevi la adresojn, bonv. anonci en “S-ulo”, ĉar mi ne disponas pri ili. N. B.
10 876. — Ĉu vi ne konas la adreson de nia sport-redaktoro? Ni transsendis vian artik.
1530. — La anonco ne estas senpaga. Ĝi kostus al vi fr. 17.50
920. — Alvenis via manuskripto; aperos; pro nesufiĉa afranko ni devis pagi fr. 1.80. Bonvolu ordigi la aferon kun la Adm.
3398. — Via artikolo aperos en la venonta n-o. N. B.
Korektoj, kompletigoj en la Jarlibro
Bonvolu noti jenajn ŝanĝojn en la Jarlibro:
Sub “Prol. organizoj uzantaj esp-on” korektu: I n t e r n. L a b o r i s t a H e l p o, CK (IAH, Zentralkomitee), Berlin W 8, Wilhelmstr. 48, III.
L a b o r i s t a I l u s t r i t a G a z e t o T u t m o n d a (AIZ), Berlin W 8, Wilhelmstr. 48, IV.
Aldonu: L a b o r i s t a R a d i o – K l u b o G e r m a n i a, Berlin SO 36, Oranienstr. 182.
L a b o r i s t a M a n d o l i n i s t a A s o c i o G e r m a n i a, Magdeburg, Grusonstr. 8, Paul Zumbusch.
[REKLAMO p.8] OFICISTOJ! Rondeto por Esperanto-Korespondo ĉe “N a ŝ a G a z e t a, Tverskaja 35, Moskva 9, deziras koresp. kun ĉiulandaj adm. kaj komercaj oficistoj pri la kondiĉoj kaj vivo de l’ oficistoj en ĉiuj landoj. Nepre skribu!
[REKLAMO p.8] ATENTU! La plej grava leningrada tagĵurnalo “Leningrada Vero” petas alilandajn gelaboristojn esti labkoroj por ĝi. Necesas nur konkreta materialo pri temoj: vivkondiĉoj, strikoj (iliaj kaŭzoj, rezultoj), ripoztempo, laboro vira, virina kaj infana; kion oni pensas pri nia lando; kion la labkor(in)o opinias pri ĝi, labkora movado, Keln-a (Kolonja) ekspozicio (urĝe), k. s. La materialon oni presos en la tagĵurnalo kaj ĝi estos ekspedota al alsendinto. La respondoj estas garantiataj de la redakcio kaj peranto P. Tilin (9310). La materialon sendu laŭ adreso: USSR, Leningrad, Socialistiĉeska 14, Leningrada Pravda Otdel Rabselkor.
[REKLAMO p.8] ATENTU, K-DOJ! La LEG en Sofio, Bulgario, petas ĉiujn anojn de klasrevoluciaj organizoj (IRH, ILH, RFB, LEA ktp.), ke ili sendu al ĝi ĉiaspecajn esperantaĵojn por la politik-malliberuloj en Bulgario. Adr.: Bulgario, Sofia, pl. “Pozitano”, n-o 1, Rabotn. Partija, por LEG.
[REKLAMO p.8] JUNSEKCIO de laborista teksista klubo dez. korespondi pri diversaj temoj. Adr.: Naro-Fominsk, Moskva gub., Kolektiv Esperantistov, N. 1.
[REKLAMO p.8] Kineŝma Distrikt-Komitato de IRH dez. korespondadi kun eksterl. ruĝhelp-organizoj pri ruĝhelpa laboro, blanka teroro, labor. movado ktp. kĉl. Adreso: USSR, Kineŝma, Iv.-Voznesenska gub., Krasnaja ul. GKOM MOPR.
[REKLAMO p.8] GEJUNULOJ EL TUTMONDO! Rondeto por intern. korespond. ĉe Centra klubo de Laborista Junularo volas koresp. kun grupoj k individuoj pri temoj politikaj, sociaj, sciencaj k. a. Respondo estos ĉiam akurata. Nia adreso: Sovetio, Rostov (Don), Puŝkinskaja ul. N. 94, C. K. R. M. Krujok mejdunarodn. perepiski.
[REKLAMO p.8] Meĥanik-konstrua fako de Naro-Fominska teksa fabriko dez. korespondi pri sindikata k aliaj temoj. Naro-Fominsk, Moskva gub., poŝtkesto Esperanto.
[REKLAMO p.8] Al komunistoj kaj revoluciaj organizoj ĉiulandaj! Väst Svenska Kuriren — kompartia gazeto de Göteborg k Okcidenta Svedio — estas unu el la svedaj gazetoj plej favoraj al esperanto; ĉiam presas labeskor. — Dum oktobro ĝi eldonos 10-jarjubilean numeron de sia ekzisto. Sendu salutleterojn! Adresu al la redaktoro: K-do Einar Adamson, Väst Svenska Kuriren, Postgatan, 41, Göteborg (Svedio).
[REKLAMO p.8] ĜUSTIGO K-do Eruŝkovskij Johano (aktiva SAT-ano 10 137), forveturinte el Kutais, sciigas sian novan adreson k serĉas seriozajn gekorespondantojn el ĉl., L, Pl. Sovetio, Tiflis, Engels-str. 36-a.
[REKLAMO p.8] K-do Hans Hubalek, Judengasse 29, Rothenburg o. T., Bavario (Germ.), interŝ. Pl, bfl., kĉl. Ĉio estos rekompencata per Pl el la mezepoka urbo Rotenburgo, nomata “juvelo el germana estinteco”.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Inter glacio kaj nebulo | 419—20 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 420—22 |
| Ĉu ĉiam estis sklavo la virino? | 421—22 |
| Notoj el Britio | 422 |
| Tago el mia vivo | 422 |
| Sennaciula Studenta Paĝo | 423 |
| Tra Esperantio | 424—26 |
| Anoncoj | 426 |
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
N-ro 209, 4-a de oktobro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 209 — ¡APERAS SEMAJNE — 4. Oktobro 1928
[BILDO p.1 | 42,3,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. meze de la kaplinio.
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO — SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner
LA FAŜISMA EDUKADO
Oni povas aserti, ke neniu ŝtato, escepte eble de la antikva Sparto, manifestis tian klopodon por disciplinigi siajn infanojn, kiel la faŝisma Italio. Eĉ en la plej malgranda urbo oni trovas en Italio nepre, en vicoj kvarope, taĉmenton da buboj aŭ junuloj, kiuj paradas, frapante la teron en tute militisteca takto. La komandoj, la plenumo de l’ ordonoj, la direktado de l’ ĉefoj estas tiuj de l’ militistejo. Per unu gesto la trupo haltas, per unu gesto ĝi ekiras. Kaj oni tre ekzakte imitas la militistan ordon. La burĝidoj de ĉiuj nacioj amas soldat-ludi. Sed en Italio la seriozeco de l’ fizionomio, la streĉiĝo de l’ spiritoj kaj kvazaŭ malvarma volo diras, ke ne temas pri amuzo aŭ distro. Tiu ĉi engrupigita junularo ŝajnas plenumi riton. En nenio ĝi estas komparebla kun la skolta movado aŭ la grupiĝoj de nia laborista junularo (junaj pioniroj ktp.). Ĉe la faŝistoj ekzistas nur unu fera disciplino, al kiu obeas la infano: tiu de l’ faŝismo. Ĉi lasta ja ne nur volas transformi la italojn de hieraŭ kaj hodiaŭ, sed ankaŭ laŭ siaj celoj formi la morgaŭajn. La faŝismo volas harmoniigi la edukadon de l’ infano kun la nova ordo kaj la novaj principoj de l’ nacio. Ĝi volas krei en la animo de l’ junulo la volon rekonstrui Italion. El tiu ideo estis kreata la nacia organizo “Balilla”. Tiu vorto jam estas plensignifa. Balilla estis infano, kiu en 1745 en Ĝenovo ĵetis ŝtonon kontraŭ la aŭstroj, la subpremantoj de la lando, kaj per tio donis la signalon por ribelo.
Tiu ĉi nacia organizo por “helpo kaj eduko fizika kaj morala de la junularo” konsistas el la propre-diraj “Balilla”, entenantaj la infanojn de 8 ĝis 14 jaroj kaj el la “Antaŭ-gvardioj”, la junuloj de 15 ĝis 18 jaroj. Kreita per leĝo de aprilo 1926 kaj aktivigita en marto 1927 la organizo hodiaŭ grupigas 600 000 Balilla kaj 400 000 antaŭgvardianojn. Tiu ĉi miliono da junuloj estas milite starigita, tra tuta Italio, en faŝismaj formiĝoj, laŭ romana modelo. Baze estas la okadra, aro el dek unu junuloj sub la komando de ĉefo; tiam venas la manipule konsistigita el tri okadr-oj, la centurie formita el tri manipul-oj, la kohorte el tri centurioj, kaj fine la legion (esp.: legio) kun tri kohortoj. La instruantoj de tiu ĉi armeo el infanoj kaj junuloj estas grandparte, precipe ĉe la antaŭgvardianoj, oficiroj aŭ sub-oficiroj de la faŝista milicio. Dekmilo da ili estas dungita por tiu ĉi laboro de militista edukado. La serĝento fariĝas la ĉefo de l’manipulo, la kapitano estas la centuriestro, la komandanto la “senior”, la kolonelo, la konsulo. La liktoro, kiu portis en la antikva Romo la hakilon, enkadrigitan de faskoj estas nun la standard-portanto. Laŭ romana modelo ankaŭ estas enkondukita la saluto (brako levita) al la superulo, ĉefo de l’ registaro, reĝo, naciaj koloroj. Unufoje dum jaro oni okazigas ceremonion nomatan “kolektiĝo faŝista”, kiam la antaŭgvardianoj atingintaj la 18-an jaron, finas sian tempon de elementa instruiĝo. Ĝi estas komparebla kun antikva rito dum la klasika periodo de la Roma grandeco, kiam la junuloj ŝanĝis unuafoje la junulan per la vira robo (togo). Post solena promeso la antaŭgvardianoj estas enskribataj ĉe la partio, allasataj al la faŝista milicio, kaj ĉiu ricevas duoblan signon, civilan kaj militistan, registran karton kaj pafilon.
La organizo Balilla estas unu el la plej frapantaj kreaĵoj de l’ reĝimo. Ĝi adaptiĝas kun fleksebleco al la diversaj evoluaj fazoj de l’ juneco, kaptas jam la infanon de ĝia plej delikata aĝo kaj neniam plu lasas ĝin el la militistaj kadroj, kiuj kondukas ĝin ĝis ĝia akiro de civitana indeco. Vere ĝi grupigas principe nur volontulojn, por kiuj la patra konsento devas esti donata. Sed la preferoj kaj agrablaĵoj, kiujn la junularo profitas en la sportfako kiel en la elekto de kariero, estas tiaj, ke pli ol miliono da infanoj, proksimume triono de la junularo de Italio, ĝin partoprenas. Ĝi prezentas nuntempe veran monopolon de edukado por gimnastiko, sporto kaj “kulturo”. La ŝtato konservas per ĝi kontrolon super la sinsekvaj generacioj de l’ itala junularo. Ĉe ĝia kapo troviĝas centra komitato sub la kontrolo de Musolini mem; la prezidanto estas elektata el inter la plej superaj oficiroj de l’ milicio.
La verko funkcias tre simple. La fizika edukado estas ŝtupigita laŭ gradoj. La Balilla nur faras malpezan gimnastikadon, dum la antaŭgvardianoj lernas iom post iom atletan sporton kaj fine estas militiste ekzercataj. Laŭ siaj gustoj ĉiu juna italo povas lerni pafi per fusilo¹, skermi, boat-veturi, ŝkii, eĉ ĉevalrajdi kaj aviadi.
¹ Infanteria pafilo.
— paĝo 2 —
2 — SENNACIULO
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
La centro: Kooperativa Asocio
La kunlaboro inter la lokaj societoj kaj la centro estas tre intima. La asocio estis fondata en la jaro 1899. Ĝi celis komence esti organo de kooperativa propagando kaj esti interligilo de la
[BILDO p.2 | 10,19,50,42] Foto de granda muelejo kun pluraj etaĝaj konstruaĵoj kaj alta kamentubo apud akvo. Subskribo: La muelejo “Tri Kronoj” en Stokholmo
societoj. Tamen la asocio en la jaro 1904 komencis agentejan negoc-agadon kiel transdonanto al la societoj de negocoj, kaj iom post iom ĝi fariĝis tio, kio ĝi nun estas: centra societo de la konsumsocietoj. Fojon post fojo la privataj komercistoj provis per diversaj rimedoj pereigi la asocion, sed ĉiam kun malsukceso.
La organizo de la Asocio
Depost longa tempo K. F. (Kooperativa Asocio) estas centra organizo nur por la konsumsocietoj. Tamen estas inter la membraro ankaŭ la du kooperativaj asekuraj societoj: Vivasekuro: “La popolo” kaj por brulego, akcidentoj ktp.: “Kunlaboro”. Vere ambaŭ tamen estas pli vere subsocietoj ol membroj. Laŭ la statutaro povas fariĝi membroj de la asocio ĉiu konsumsocieto, kiu havas bonan ekonomion kaj laboras laŭ statutoj konformaj al tiuj de la asocio.
La plej alta decida potenco en la asocio estas la kongreso, kiu kunvenas ĉiujare. Al la kongreso povas ĉiu societo sendi delegitojn laŭ nombro, kiu respondas al la membraro de la societo. La kongreso kontrolas la priskribon de la agado de l’ diversaj organoj en la asocio kaj pritraktas la demandon pri senŝarĝigo de respondeco. Sed ĝia plej praktika kaj grava agado estas diskuti la laboron por la evoluo de la kooperativa movado. Demandoj pri la ekonomio de la societoj, pri konkordo en la laboro, pri la loka produktado kaj aliaj problemoj de la societoj.
Dum ĉiu aŭtuno la societoj kunvenas distrikte laŭ sama principo, kiu validas ĉe la kongreso. La distriktaj kunvenoj estas ia dividita kongreso, tamen kun aliaj taskoj ol ĝi. La distriktkunvenoj pritraktas la ekonomian staton de la societoj en la distrikto. Oni tamen en la distriktkunvenoj ne povas fari decidojn rilatantaj la kongreson. La kunvena tasko estas ankaŭ elekti distriktestraron, kiu prizorgas la propagandon kaj helpas al la fondo de novaj societoj. Ili ankaŭ elektas reprezentantojn en la administran konsilantaron de la asocio. Tiu konsilantaro kutimas kunveni po 6—8 fojoj jare kaj konsistas prefere el vendejestroj. Pro tio oni havas grandan sperton pri la komercaj kaj organizaj problemoj, kiujn havas la lokaj societoj. Tamen oni ankaŭ laŭ la statutoj devas elekti laikojn en la konsilantaron. Memkompreneble neniu el la estraranoj povas esti membro de la konsilantaro, kies ĉefa tasko estas elekti la gvidantojn de la asocio (la estraranojn) kaj kontroli ĝian administradon.
La estraro de la asocio konsistas tute el salajrataj ĉefoj, ĉiu respondeca pri sia agado. Kvar el ili estas ĉefoj por la industriaj entreprenoj kaj varsekcioj. Alia estrarano prizorgas la kas- kaj la librotenadan agon kaj ankaŭ la revizion. Unu prizorgas la organizan fakon, kies tasko estas la klerigo kaj la eduka laboro en ĉiuj siaj formoj. La estraro konsistas el sep personoj. La sepa estrarano reprezentas la aliĝintajn al la asocio asekurajn societojn.
La negoca sekcio de K. F.
Kiel supre dirite, K. F. komencis kiel agenta entrepreno. La fortoj tamen kreskis, kaj oni transiris al starigo de propraj provizejoj. K. F. estiĝis mem pogranda komercisto, kiu aĉetis kaj vendis por maklera pago. Nuntempe tia agado ne plu ekzistas. Kiam komenciĝis la aĉetada kaj la vendada agado, stariĝis gravaj problemoj. Montriĝis necese aranĝi provizejojn en diversaj lokoj de la lando por povi sufiĉe rapide servi al la lokaj societoj. Depost 1918 la nuna organizo ekzistas, kiu montris sin plej oportuna.
Laŭ tiu organizo ĉia aĉetado okazas per branĉe aranĝitaj varsekcioj en Stokholmo; sed la vendado okazas per 11 vendkontoroj en diversaj lokoj de Svedio. La celado al koncentrigo de l’ aĉetoj volas estigi specialigon kaj detalan scipovon pri tia aĉetado. La sistemo ankaŭ donas eblon al la sveda kooperativo laŭ bezono povi direkti sian aĉet-demandon al unu direkto, kaj tiele kaŭzi malaltajn prezojn. Ĉiu ĉefo de vendkontoroj obeas al la koncerna estrarano. Sed li tamen memstare agas. Li aĉetas kaj vendas laŭ propra respondeco ktp. Plej granda el la diversaj varsekcioj estas la manĝaĵa sekcio (faruno, margarino, grioj), kiu en la jaro 1927 havis enspezon da 53,9 milionoj da kronoj. La aliaj sekcioj nune estas: fabrikaĵoj (sukero, sapo, kon-
Sed se la organizo havas kiel unuan celon fizike evoluigi la italan junularon kaj al ĝi samtempe doni la senton pri vera milita disciplino, ĝi ne limigas sian agadon je tiu flanko de edukado, sed celas male etendi ĝin pli kaj pli sur la kulturan kampon. Tial oni kreis specialan organizon, por faciligi al la junuloj trovi karieron kaj doni al ili profesian kaj teknikan preparadon. En la kamparo la organizo aranĝis kursojn teoriajn kaj praktikajn por agrikulturo; en la urboj ĝi direktas metilernejojn por mekanikistoj, radiistoj ktp. En kelkaj havenoj ekzistas ŝiplernejoj por disponigi estontajn maristojn. Krome oni kreis en multaj urboj “domojn de Balilla” kun bibliotekoj, kunvenejoj, kinoj ktp.
Per tiu organizo la faŝismo permesas al ĉiu junulo edukiĝi laŭ siaj inklinoj. Sed ĝi gardas bone sian ekskluzivan monopolon en ĉiuj institucioj kaj opinias, ke per tiu sistemo la junularo estos instigata al la necesaj virtoj por la grandeco de Italio. Ĝi ja celas antaŭ ĉio ekflamigi la nacian senton. Nenio okazas en tiu kadro krom sub la signo de l’ patrio. La partisekretario Turati instruas la junulojn tiele: Ĉe ĉiu ago vi devas demandi unue: “Ĉu tio estas utila al mia patrio? Kaj ĉiun vesperon, antaŭ ol ekdormi, vi devas demandi vin: Kion hodiaŭ mi faris por mia patrio?” Tiu eduksistemo kompreneble ignoras tute ĉiun senton de universala frateco kaj de homara solidareco. La ŝtata subsekretario por publika instruado kriis mem: “La Homaro ne gravas al ni, ĉar niaj koroj ne havas la sufiĉan kapablon por emociiĝi por la 4 miliardoj 800 milionoj da loĝantoj, kiuj vivas sur la tero . . .”
Tia estas la realisma filozofio de l’ faŝismo, sur kiu konstruiĝis tiu fera, malvasta, ekskluziva sistemo, kiu subpremas ĉiun liberecan emon.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 3
HODIAŬ EN BULGARIO
III
Ĝendarmoj
Ili estas la plej krudaj homoj, kiuj ofte ne povas legi nek skribi. Arestitojn ili traktas kiel sovaĝulojn. La estroj aspektas, kvazaŭ ili povus mortigi homojn pro iu eta preteksto. Ili montras, ke la potenco estas en iliaj manoj, ke ĉiu devas al ili obei. Malfeliĉa estas homo, kiu falas sub iliajn ungojn. Oni diris al ni, ke ili estas malhonestuloj, kaj, por kondamnigi homon al morto aŭ dumviva malliberigo, ili metas “atestaĵon” en la poŝojn de arestitoj. Nia vizito al Lom, Norda Bulgario, panikigis la lokan ĝendarmestron, kvazaŭ la sorto de Bulgario dependus de nia alveno. Li arestis dufoje unu el la lokaj esperantistoj kaj interplekte demandis lin pri ni. Tiu estis nur dumonata esperantisto kaj nenion sciis pri ni, krom tio ke ni estas esperantistoj kaj ke morgaŭ ni intencas fari paroladon pri esperanto ĉe la jarfesto de Turista Asocio. Por tion malebligi, la ĝendarmestro vokis nin, ke ni tuj aperu antaŭ li. Li asertis al ni, ke ni estas komunistoj, ĉar ĉiu loka esperantisto estas komunisto, ke esperanto estas komunismo, kaj ordonis, ke post tri horoj ni forlasu la urbon. Neniu klarigo niaparte taŭgis. Estro de ĝendarmoj eĉ asertis, ke niaj bulgaraj kartoj de identeco estas falsaj, kvankam ni vivis per ili dum ok monatoj ĉie en Bulgario. “Iu polica oficisto povus doni al vi tiujn kartojn; nek per ili nek per via nacia pasporto vi rajtas esti en Bulgario”, li diris. Nenio helpis, ni estis kondamnitaj. La estro perdis sian kapon. Li aspektis, kvazaŭ li povus tuj doni ordonon, torturi, ekzekuti homon. Estas li, kiu decidas, al kiu partio aŭ religio aŭ sekso vi apartenas, aŭ kiu vi estas. Ĉio pruvas, ke li terure timas komunistojn kaj inkubas ilin ĉie, kie ili ne estas. Terura devas esti vivo de loĝantaro en similaj malsanaj manoj.
Vagado tra meza Bulgario estis senĝena; sed, kiam oni alproksimiĝas al Sofio, komenciĝas inspektado de viaj dokumentoj. Ve al vi, se ili ne estas en ordo, aŭ vi hazarde ne kunprenis ilin. Subite eksaltas el arbaro sur solecan ŝoseon al vi ĉifone vestitaj homoj kun pafiloj kaj postulas karton de identeco. Nenia signo, ke ili estas ŝtataj oficistoj, krom la pafilo. Ili estas la dungitaj ciganoj, malsatuloj, kiuj por unu manĝo mortpafas iun. Kaj ili havas plenan leĝecon mortigi iun, kiu ne povas pruvi sian identecon. Ilin oni uzas kiel oficialajn mortigistojn. Alian fojon ni renkontis ekster vilaĝo, tuj post kurbiĝo de vojo, ĝendarmon kun ĉifone vestita cigano. La lasta direktis la pafilon sur nin, por haltigi nin. Dum kontrolo de dokumentoj ni demandis la ĝendarmon ĉu li pafas homojn. “Ne mi, sed li”, respondis la ĝendarmo. Tiel oficiale neniu ĝendarmo mortpafas.
En Pirdop oni solene akceptis nin. Civitanoj povis vidi ordinarajn turistojn, kun dorsosakoj, enirantaj sur la placon de la urbo. Subite gvardio el altaj, fortikaj viroj en bela uniformo, eble la gvardio de l’ reĝo, ĉirkaŭis nin kaj spalire eskortis nin en la korton de la palaco, — ĝendarmejo. Tiuj granduloj parolis al ni iujn ĝentilaĵojn, kiuj al nia nealkutimiĝinta orelo sonis iomete krude. Kaj bedaŭrinde ni ne povis kompreni ilian enhavon. Tiu, kiu kontrolis niajn dokumentojn, havis speciale sovaĝan mienon, ŝajne por montri al ni, ke li estas la estro. Ni estus scivolaj, kian mienon li farus, se ni estus lasintaj hejme niajn dokumentojn, aŭ se niaj fotoj sur la dokumentoj ne plaĉus al li.
Vaguloj.
(Daŭrigota.)
★
En la batalo pro la mondmerkato
La teksaĵ-industrio estas unu el la ĉefaj industrioj en Britio, kaj ĝia prospero aŭ malprospero nepre influas al la tuta enlanda industriaro. Ĝia nuna pozicio indikas la ĝeneralan nivelon de la ekonomio en tiu ĉi lando. Napoleono siatempe nomis Brition “la fabriko por la mondo”. Kaj eĉ antaŭ 1850 oni jam konstruis ferajn monstrojn, i. a. ferŝipojn, fer-vojojn ktp. En la unua duono de la lasta jarcento la britaj fabrikistoj povis dissendi siajn teksvarojn ĉien. Sed en la dua duono, kiam la ferkapitalistoj dissendis la maŝinojn, per kiuj oni produktas tiujn varojn, tiam estis eble por alilandaj fabrikistoj, mem produkti varojn kaj ne importi ilin el Britio. Unu lando post la alia por si mem produktis per britaj maŝinoj: tiel Britio perdis unu aĉetanton post la alia. Eĉ plie, tiuj landoj troproduktadis kaj eksportis konkurence kontraŭ Britio. Tiel kreskis la nombro da fabrikistoj, sed malkreskis en sama proporcio la merkato, ĉar la mondsurfaco estas ja limigita. Ĵus antaŭ la lasta milito oni aŭdis pri projektoj por konstrui fervojon de Berlino al Bagdado tra Centra kaj Sudorienta Eŭropo kaj de Kapo al Kajro tra tuta Afriko. Post la milito oni projektis subteran tunelon de Kale’ (france: Calais) al Dovero, tiel interligante Briton kun Francio. La produktkapablo kreskis, kaj kun tio la konkurenco pliakriĝis. Tio funde klarigas la veran kaŭzon — la ekonomian kaŭzon — de l’ lasta mondmilito.
Per malmultaj ciferoj tiu disvolvo estas kontrolebla: ¹/₃ de la brita komerco estas eksporta. Ĉar tiu eksportkvoto jam falis je ¹/₃, tial almenaŭ 10% de la laboristaro estas senlaboraj (el 20 milionoj almenaŭ 2 milionoj). La teksistoj laboras nur 3 tagojn semajne, kaj la karbministoj same. Tiel oni senerare povas kalkuli 20% de la laboristaro kiel senlaborajn.
Eksporto de koton-ŝtofo el Britio falis je 40% kompare kun la jaro 1913. (1913 estis eksportataj por proks. 6700 milionoj da metroj da ŝtofo, 1926: por proks. 3850 mil. da metroj.) La ĉefa merkato estis la malproksima Oriento, t. e. Hindio kaj Ĉinio, al kiuj la eksporto plej multe falis. Eksporto de koton-ŝtofo al Hindio sumiĝis en 1913 je proks. 2850 mil. da metroj da ŝtofo,
fitaĵoj ktp.), kolonivaroj (kafo, teo, fruktoj) ŝuoj, objektoj por la hejmo kaj labormaterialoj kaj maŝinoj. La diversaj vendkontoroj difinas centre la prezojn, kiujn K. F. postulas de la konsumsocietoj. Granda diferenco estas en tiu rilato inter la privatuloj kaj la kooperativo. Dum la privatuloj ĉefe sendas personojn kun specimenoj, la kooperativaj vendkontoroj plej ofte prizorgas la mendojn telefone. Se temas pri vendado de vendaĵoj, kiujn oni oportune ne povas fari telefone, la aĉetantoj de la konsumsocietoj kolektiĝas ĉe varfoiroj, kiujn K. F. de tempo al tempo aranĝas. La skribado de la fakturoj okazas plej multe ĉe la vendkontoroj, sed la librotenado estas farata en Stokholmo, kie K. F. posedas deketaĝan domon, en kiu ĉiuj centroj ekzistas, ankaŭ la mona administrado.
John Johansson.
[REKLAMO p.3] Neniu SAT-ano, neniu laborista esperantisto povas malhavi la novan broŝuron de K-do E. Lanti La Laborista Esperantismo 40 paĝoj. Prezo: 0.40 mk. g. —o— Mendu senprokraste ĉe Administranto de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. — Francianoj mendu ĉe la sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX.
— paĝo 4 —
4 — SENNACIULO
en 1925 je proks. 1300 mil. da metroj; al Ĉinio en 1913 je proks. 700 mil. da metroj, en 1925 je proks. 150 mil. da metroj. Tiu eksport-falo al Hindio okazis nur, ĉar nun Hindio per la britaj teksmaŝinoj kapablas produkti tiom, kiom ĝi antaŭe importis. En jaro 1900 Hindio produktis ĉ. 950 mil. da metroj, sed en 1926 pli ol 1900 mil. da metroj. Tiu pliproduktado kune kun la falo en la konsumo preskaŭ egalas la falon en la briteksporto al Hindio. En 1910 Hindio ankoraŭ eksportis kotonfadenon al Ĉinio. Sed la teksindustrio en Ĉinio mem tiom kreskis, ke hodiaŭ la importo de Hindio al Ĉinio estas preskaŭ nula. Ankaŭ Japanio partoprenas en tiu eksportado: en 1913 ĝia parto estis nur 1% de la tuta hindia importo je kotonvaroj; en 1925 estis 13%. En 1913 Japanio eksportis Ĉinion 23% de la tuta ĉinia importkvanto je kotonaĵoj; en 1925 estis 58%. En jaro 1900 Hindio havis 4 945 183 ŝpinilojn; en 1924 ĝi havis 8 510 633 ŝpinilojn. Dum la jaroj 1910/13 Japanio eksportis meze 125 milionojn da metroj da kotonŝtofo, sed en 1926 proks. 1300 milionojn da metroj. La hindia registaro forprenis la antaŭan imposton de la importita maŝinaro, forprenis la imposton de la eksportata kotono (3½%), sed altigis la imposton sur import-kotono de 7% al 11% kaj donis grandan subvencion al la fer- kaj ŝtalindustrio. Pro tiu ekonomia evoluo ĝi estas reprezentata per delegito ĉe la Ligo de Nacioj.
De 1904—1913 Britio eksportis 1 589 955 mil-kilogramojn da teksmaŝinoj: de 1914—1927 ĝi elsendis 1 347 842 mil-kilogr. Kion povas fari la ricevintoj per ili? Ĉu ilin ĵeti en la maron? Kompreneble la alilandaj kapitalistoj volas ilin eluzi, kaj tiel Britio ne nur perdas sian antaŭan merkaton por siaj kotonvaroj, sed eĉ pli ĉagrene: tiuj landoj siavice konkurencas kaj enkondukas en aliaj landoj kontraŭ Britio.
Mi finas tiun ĉi artikolon per kelkaj ciferoj pri kresko de ŝpiniloj en ĉiu lando. Interese estas konstati la kreskon en Hindio, Japanio kaj Ĉinio: Japanio havas 1928 jam 5,3 milionojn da ŝpiniloj (1912: 2,1 mil.), Ĉinio 3,4 mil. (1912: 0,9 mil.), Hindio 8,5 mil. (1900: 4,9 mil.); Britio 60,3 mil, Usono 37,6, Sovetio 10,8, Germanio 10,3, Francio 9,6, Italio 5, Ĉeĥoslovakio 3,5, Belgio kaj Brazilio po 2,1, Hispanio 1,9, Kanado 1,7, Polio kaj Svisio po 1,5, Aŭstrio 1 milionon, la ceteraj ŝtatoj malpli grandajn kvantojn.
J. Flower, Londono.
Rimarkigo. En n-o 205 aperis artikolo pri la Sonneberg-a ludilindustrio. K-do 11 983 konfesas, ke li ne klare esprimis sian opinion, kaj tial okazis miskompreno. Li skribas, ke li ne malrekomendas al la hejmlaboristoj principe la batalon por pli bonaj prezoj, sed dezirus, ke ili rezignu je batalo sub la nuna estraro, ĉar ĉiam la estroj de sindikatoj akirigas la laboristojn plialtigon de la pohora salajro je nur unu aŭ du fenigoj, kaj la rezulto ne estas profitodona por ili, ĉar poste oni plialtigas la monhelpon por la sindikatoj. — Jen la pliprecizigo de lia vidpunkto, kiun ni liadezire publikigas. — Red.
Semajno el mia vivo
Mi estas 21-jara fraŭlo kaj loĝas kune kun miaj gepatroj, alligita pro la sorto de laboristo, kiu ne povas ĝui apartan loĝejon kaj por ĉiu infano, kiel la riĉulo, lui komfortan ĉambron. La destino min katenas al laboro. Jes, kun ĝojo mi plenumas mian devon. Kiam la unua semajna tago, lundo, vekas min, ĝi admonas min al ĉiutaga laborado. Je la 6-a mi ellitiĝas, vestas min kaj kaftrinkinte rapidas al laborejo. Antaŭ la laborkomenco mi legas laŭ dispono de tempo ankoraŭ mian laboristan gazeton, kiu ĉiam komunikas la novaĵojn pri diversaj ŝtatoj kaj tendencoj. Okupata kiel presisto, mi ankaŭ donu kelkajn informojn pri nia preseja laboro. Ni ne presigas la tagajn gazetojn, sed diversajn librojn, broŝurojn ktp. La laboro estas dividita por ĉiu aparte. Estas presistoj, kompostistoj kaj bindistoj. La kompostistoj havas la taskon, laŭ la postulita manuskripto komposti, dum la presistoj presas la kompostaĵon per maŝino sur paperon. Poste venas la vico de la bindisto. Pro abundeco da presistoj multaj el ili en Aŭstrio estas senlaboraj. Sed ŝajnas, ke pro okhora laboro ĉemaŝina, kiu jam estas enkondukita, la cirkonstancoj iĝos pli favoraj. La presistoj estas organizitaj, kaj dum senlaboreco ili ricevas de la organizo la saman subtenon, kiun pagas la ŝtato. Malpermesata en la laborejo estas fumado kaj manĝado. Tion oni devas fari aliloke. Lunde la tempo tre malrapide pasas, ĉar oni ĉiam me-
Ĉu ĉiam estis sklavo la virino?
(Fino)
Arturo Ŭajt (angle: Wright), misiisto, kiu dum multaj jaroj vivis ĉe la seneka-irokezoj¹, tiel priparolas ilin: “Kio koncernas iliajn familiojn, en tiu tempo, kiam ili ankoraŭ loĝis en siaj longaj domoj², ĉiam nur unu klano (gento) praktikis la antaŭecon, tiel ke la virinoj prenis siajn edzojn el aliaj klanoj . . . Orde la virinoj regis en la domoj; la provizoj estis komunaj; sed ve al tiu malfeliĉa edzo aŭ amanto, kiu estis aŭ tro mallaborema aŭ tro mallerta por aldoni sian devigan parton al la provizoj. Oni ĉiuminute devis esti preta, ke oni estu elĵetata, sen atento pri tio, kiom da knaboj aŭ propraĵpartoj oni havas en la domo. Kontraŭstaron montri ne estis permesate; por li ne restis alia elekto, ol aŭ reiri en sian klanon, aŭ enedziĝi alian klanon. En la klanoj kaj aliloke ankaŭ la virinoj regis. Kelkfoje ili ankaŭ eksigis la estron kaj derangigis lin ĝis la vicoj de l’ ordinaraj batalantoj.” Vidu la cititan libron de Engels.
¹ Tribo ĉe la usonaj indianoj. ² Komunista mastrumado de plimulto da familioj.
Fine ni citu ĉi tie artikolon, kiu aperis en hungara ĵurnalo P. N. 4. 9. 1927: “Kie la virino estas sinjoro . . . El Moskvo oni skribas: Scienca ekspedicio trovis strangan popoltribon en la kaŭkaza Azerbejdĵan-teritorio, la tielnomata “Jasaj”-tribo . . . Estas stranga ties vivmaniero. Tie ankoraŭ ĉiam la matriarkata sistemo regas¹. Virino estas la tribestro kaj virino estas ankaŭ estro en la familio. Virinoj faras la plej gravajn laborojn de l’ produkto kaj la viroj havas nur tute ordinarajn rolojn².”
Mi citis nur kelkajn ekzemplojn, sed mi esperas, ke tiuj sufiĉas por konvinki la Gek-dojn, ke estis tempo, kiam la virinoj ne estis sklavoj; eĉ ĉie en la triboj ili regis. Pri tio, kiel la virinoj perdis siajn bonegajn poziciojn pro manko de loko, mi hodiaŭ ne povas paroli. Ke la virino “ĉe la plimulto de l’ hodiaŭaj primitivuloj estas konsiderata kiel ŝarĝobesto”, tio tute ne estas vera. Kvankam ili faras preskaŭ ĉian laboron, ili estas tiel sanaj kaj bonkorpformaj kiel la viroj. Jonzen (angle: Johnson) parolas pri la Adombi-tribo loĝanta apud la Kongo-rivero, ke “tie la virinoj ĉe ŝarĝo-livero kaj ĉe aliaj pezaj laboroj faras fortan laboron; malgraŭ tio ili estas plene feliĉaj, ofte pli plenfortaj kaj pli bele evoluintaj ol la viroj; kelkaj el ili havas vere belegajn formojn.”
¹ La tribo estas patrinrajta. ² Pri tio aperis bone informa art. en “S-ulo” n-o 179 (8. 3. 28) sub titolo “Fraŭlina gento”.
En la interno de Aŭstralio malofte okazas, ke la viroj batas la virinojn pro ĵaluzo; sed ne malofte tiel ŝanĝiĝas la afero, ke tiaokaze la viro ricevas ĝisfundan batadon de l’ virino. — Se tiu ĉi labor-disdivido, ke la virinoj laboras, estus malutila por ili, la raso jam estus pereinta. Sed ni jam povis konstati supre, ke kelkloke eĉ tie, kie la virinoj regas, ili faras la laboron. Precipe sub la tropikaj klimatoj naskiĝus danĝero, se la virinoj ne laborus, kiu estus pli malutila al la raso, ol se ili laboras¹.
Koncerne la vestadon de l’ virinoj nur tiom estu dirate, ke regas kruela konkuro en la aferoj de vesto. La fera
¹ Por tio ricevas kontentigan klarigon la leganto per la verko de Remi de Gurmon (france: Remy de Gourmont): La fiziko de la amo. La verko aperis franclingve, sed estas jam tradukita en kelkajn lingvojn.
— paĝo 5 —
moras la dimanĉajn horojn. Tagmeze mi iras hejmen por tagmanĝi. Loĝante en la malproksimo de mia laborejo, mi ofte devas, pro malmulteco da ripoza tempo, engluti mian manĝaĵon; alie mi malfruiĝus, ĉar mia tagmeza paŭzo estas nur unu horo.
Posttagmeze je la 17-a mi forlasas la laborejon kaj senprokraste iras hejmen. Tien alveninte, mi manĝas kaj tuj post alivestiĝo mi veturas per tramo al orient-stacidomo. Tie okazas en la konfidul-ĉambro la esperanta kurso, de la 18-a ĝis 21-a. Mi tre fervore lernas esperanton. Marde mi pli malfrue matene ellitiĝas, vestas min kaj por ĝustatempe atingi la laborejon, ofte rapidas. La laboro estas la sama kiel pasinttage. Vespere mi hejme estas tre okupita per organizaj devoj, ĉar mi estas kasisto de nia sindikato, kaj tial pro amasiĝo de diversaj skriblaboroj de unu semajno mia okupo pretendas la tempon ĝis enlitiĝo. Merkrede, dum streĉa laborado, mi sopiras la 18-an horon, por viziti la esperantan kurson, ĉar post du horoj da peniga serioza leciono ni ĉiam ludas diversajn esperantajn humorajn ludojn, kiujn ni emus fari anstataŭ unu horon eble 4 aŭ 5 horojn. Ĵaŭde, post la sama unutona laborado, mi tuj post laborĉeso rapidas hejmen, min lavas kaj surmetas mian festvestaĵon kaj vizitas dancejon, kie mi pasigas mian solan plezuron. Krom esperanto kaj dancado mi ne ĝuas ion alian. Vendrede, instigite kaj dezirante ricevi mian salajron, mi plej diligente laboras en mia laborejo. Post finita labortempo mi prenas mian salajron kaj iras hejmen. Vespere mi nutras mian cerbon per legado de sciencaj kaj klerigaj verkoj. Plej ofte mi legas politikajn kaj socialistajn verkojn, interalie esperantajn broŝurojn; precipe mi preferas eldonaĵojn de SAT. Vendrede mi vizitas ankaŭ kelkfoje esperantajn kunvenojn. Tial mia plano por tiu tago ne estas firma. Sabate mi laboras nur ĝis tagmezo. Posttagmeze komenciĝas mia libera tempo kaj daŭras ĝis lundo matene. Post ŝanĝo de tolaĵo kaj vestaĵo mi legas “S-ulo”-n kaj lernas miajn hejmtaskojn, kiuj koncernas ofte tre interesajn temojn. Vespere mi vizitas aŭ teatron aŭ kinon kun miaj esperantaj kursgeamikoj. Ofte ni aŭskultas esperantajn paroladojn kaj, ĉar nun estas la tempo por kursfinoj, mi tre ofte ĉeestas ilin. Dimanĉe mi ekskursas, laŭ la cirkonstancoj, en arbaron ĉirkaŭanta Vienon (Wiener Wald). Tie mi pasigas feliĉajn horojn, ĉar pro mia juneco kaj vivrajto instigite, mi deziras okazojn, eluzi kaj apliki mian junecon por ĝui la meriton kiel decas por simpla laboristo. Vespere, kiam la suno ankoraŭ sendas la lastajn radiojn, mi marŝas, plej ofte sur la ŝoseoj aŭ avenuoj, al mia loĝejo. Sopire mi serĉas mian ripozejon por refortigi la korpon por la sekvanta tago, kiu ree min admonas al laboro.
Tiu ĉi artikolo estas verkita de la kurslernanto F r a n z Z e i n e r kiel hejmtasko 11. 2. 28.
leĝo regas: Kiu ne kuras, estas nepre forvenkata. Kontraŭ tio estas vana ĉia prediko, ĉar ĉiu virino volas vivi, kaj mi el persona sperto scias bone, ke la vivo por ili estas infero, se ili ne povas sin vesti bele. Mi konas knabinojn-kudristinojn, kiuj malsatadis por ke ili povu aĉeti novan ĉapelon kaj ŝtrumpojn; alian, kiu laboras en tabakfabriko ĝis la 16-a horo kaj poste kudras hejme ĝis la 23-a—24-a por havi belan vestaĵon.
Sed malbone juĝas tiu, kiu tial kondamnas ilin. Ne sufiĉas rigardi sole la eksterajn aperojn de iu kaj jam pretigi juĝon, ĉar la akcesorajn cirkonstancojn oni ankaŭ devas konsideri kaj nur poste juĝi. Kion ni mem faras kontraŭ ĉi tiu situacio krom kritiki? Kiu inter ni klopodas okaze de kunvenoj aŭ en fakorganoj, por paroli al la virinoj kaj provi konvinki ilin pri la malutilo, kiun kaŭzas kelkaj vestoj al ili? Kiu penadas, ke virinoj aliĝu al diversaj sportfakoj de laboristaj organizoj? Kiu donas garantion, ke poste la K-doj ne rigardas la ilon kiel celon kaj anstataŭ klerigi amindumas? Tio estas malfacila tasko, kontraŭ kiu ni jam multe pekis, ne okupiĝante pri ĝi. Koncerne la religiecon de l’ virinoj ni ne miru — ĉar nenie ni estis, dume la pastroj ĉiutage staris en la predikejoj. Ekzistas regionoj, kie malgraŭ ekzisto de laboristaj organizoj nenio okazas por ekvilibri la laboraĉon de l’ pastraro.
Koncize iom pri la situacio en Hungario. En ĉiuj provincaj urboj la metiistaj knabinoj estas rangigataj en la t. n. “Madona kongregacio”-j, kaj el tie la proletoj prenas siajn edzinojn. Oni ne bezonas rakonti, kiel tiuj knabinoj estas edukitaj por bridi la ateistan proleton kaj eduki la geknabojn laŭ la plaĉo de dio¹.
Ĉi tie vana estas ĉiu prediko sen laboro. Ni nur fidu en nia propra forto. Fortigu ni niajn organizojn, kaj kiam la Proletaro estos sufiĉe forta por preni la potencon, la virino tuj estos edukebla kaj libera.
F e r o.
¹ Ne havinte alian rimedon, mi kaj je mia instigo kelkaj K-doj pli junaj aligis kelkajn knabinojn al la “Naturamikoj”. La instrukciojn mi disdonis inter la K-doj. Sed je mia plej granda ĉagreno mi spertis, ke parte ili amindumas, parte ne prenis serioza sian taskon. Rezulton nur mia laboro donis, kaj dum mallonga tempo el la supre menciita kongregacio kelkaj knabinoj eksiĝis je la ĉagreno de l’ pastra estro.
★ DIVERSAĴOJ ★
La “Ford” de l’ ŝufabrikado
Li estas ĉeĥo nomata Tomas Bata, filo de ŝuflikisto, kiu mem faris sian karieron. Post vojaĝoj en Eŭropo kaj Usono, li imagis apliki en sia lando la amerikajn metodojn de seria fabrikado. Li jam dungis 5000 laboristojn fine de la milito. Bone trapasinte la monkrizon, li okupas nuntempe 12 000 personojn kaj produktas 75 000 parojn da ŝuoj tage. Li vendas ilin pli malkare ol ĉiuj liaj konkurantoj. Li antaŭkalkulas povi liveri en 1935 paron da bonaj ŝuoj por 2,50 mk. g. (15 fr. frk.) La germanaj ŝufabrikantoj kompreneble akre kontraŭbatalas lin, ĉar ili jam suferis gravajn perdojn. La importo de Germanio el Ĉeĥoslovakio leviĝis de 329 000 paroj da ŝuoj en 1925 je pli ol 2 milionoj da paroj dum unua duonjaro 1928. La salajroj ĉe li laŭdire estas same altaj kiel tiuj de la germanaj laboristoj. Bata estas absoluta kontraŭulo de l’socialista doktrino. Li ne nur aplikas la “sciencan metodon” de l’ sistemo “Ford”, sed krome “socian metodon”, kiu donas al la laboristo spiriton de kapitalisto, senton de respondeco, per 250 subdividoj en la fabriko, ĉiu fako kun larĝa aŭtonomio.
Tatuo de la lernejinfanoj en Italio
Kiel el Revigo estas raportata, invitis la tieaj lernejestroj la infanojn en Revigo kaj aliaj lokoj por postuli, ke ili tatuu la faŝistan insignon, la liktorfaskon, sur la brusto aŭ brako. Estas konate, ke la popollernejaj infanoj jam delonge estas devigataj porti kiel lernejvestaĵojn nigrajn ĉemizojn kaj je la komenco kaj fino de la instruo preĝi al dio por peti ŝirmon por la “Duce”. La tatuo estu trikolora. La loĝantoj en la koncernaj lokoj, kiuj troviĝas en la provinco Venezio, estas ege ekscititaj kaj en Revigo okazis protestmanifestacio. Ankaŭ en la urbeto Cavazzana okazis manifestacio, dum kiu la laboristo Giuseppe Piola estis arestata. Piola estas kondamnita je tri jaroj da ekzilo. (INO.)
[REKLAMO p.5] Gepatroj! Geinstruistoj! Edukistoj! La septembra kajero de Sennacieca Revuo enhavas valoran pedagogian materialon, pri kaj por la infano. I. a. ankaŭ la opinion de pedagogo pri la “mirakla” instrumetodo de A. Ĉe. Ĉiu instruiĝema K-do havigos al si tiun kajeron same kiel ĉiu fakulo k infanamiko. Mendu ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Prezo: 0,35 gmk.
— paĝo 6 —
TRA ESPERANTIO
Al ĉiuj membroj!
Nia publika demando rilate la jaran kotizon al SAT havigis al ni multajn, kaj plej diversajn respondojn. Fakto restas, ke ĉiu respondinto konstatis, ke nia kotizo estas tro malalta kaj, sekve nepre altigenda. Nur du K-doj, kvankam ili ankaŭ konfesis la malaltecon de la kotizo, tamen ne deziris plialtigon pro ekonomiaj kaŭzoj kaj eĉ deziris maldikan jarlibron. Kelkaj deziris, ke ni eldonu la Jarlibron ĉiu-dujare. Aliaj, tre multaj deziris plialtigon de la kotizo ĝis 100%.
Intertempe okazis la Kongreso. Post larĝa diskutado estas decidite: la jara kotizo al SAT estu plialtigata je ¹/₃ (la landojn kun eksterordinare malbona ekonomi-stato, laŭeble indulgi); en la Jarlibro ne plu estu presataj la adresoj de ĉiuj membroj, sed nur la adresoj de la perantoj kaj vicperantoj. En lokoj kie estas nur unu membro, ni citu tiun adreson kaj en lokoj, kie estas pluraj SAT-anoj, sen difinita peranto, ni nur citu la adreson de la plej malnova SAT-ano. Nun nepre necesas, ke la SAT-anoj en siaj koncernaj lokoj kunvenu kaj elektu siajn
Peranton kaj vicperanton.
Al tiuj oficoj elektiĝu nur la plej fidindaj kaj akurataj K-doj aŭ K-dinoj. Post elekto sciigu senprokraste la rezulton al la Adm. de SAT.
Al ĉiuj ceteraj membroj, kiuj ial deziras la publikigon de siaj adresoj en la Jarlibro, tion ni faros kontraŭ pago, kiun ni fiksas por ĉiu simpla adreso (2 linia), publikigota en la Jarlibro je 0,50 mk. g. kaj por ĉiu plia linio same je 0,50 mk. g. Niaopinie tio estas la plej bona solvo de la tikla kotiz-afero.
Certe per ĉi tiu aranĝo la valoro de nia Jarlibro ne malpliiĝos, ĉar per tiu foresto de la seka adresaro (multaj adresoj ripetiĝis jam kelkfoje en la Jarlibro) ni havos lokon liberan en la Jarlibro por pli valoraj publikigoj. Plue oni devas konsideri, ke nia membraro daŭre kreskas kaj per tio la Jarlibro fariĝus tiom dika, ke neniu K-do povus ĝin enpoŝigi. Pri la aperdato de la sekvonta Jarlibro ni ne jam findecidis. Tiurilate ni sendube ankaŭ trovos bonan solvon.
Dume ni publikigas la novajn kotizojn al SAT por la jaro 1929. — La unuaj nombroj, kiuj tuj sekvas la landnomon, indikas la ordinaran jarkotizon (sen abono) por membro aktiva kaj membro pasiva, — la nombroj inter krampoj indikas la kroman kotizon de novaliĝantoj. Membroj, kiuj renovigas la membrecon ne bezonas pagi tiun kroman sumeton. Organizoj, grupoj, societoj ktp. pagu minimume la duoblon de la jara kotizo por membroj.
Argentino 1,50 (0,40) pes.; Aŭstrio 3 (0,50) ŝil.; Belgio 2,50 (0,50) belg.; Brazilio 4 (1) milr.; Britio 2½ (½) ŝil.; Bulgario 50 (10) lev.; Ĉeĥoslovakio 12 (3) kr.; Danio 2 (0,50) kr.; Estonio 1,50 (0,25) kr.; Finnlando 15 (4) mk.; Francio 10 (2,50) fr.; Germanio 2 (0,50) mk.; Hispanio 3 (0,70) peset.; Hungario 2 (0,50) peng.; Italio 10 (2,50) lir.; Japanio 1,50 (0,40) jen.; Jugoslavio 25 (6) din.; Latvio 2 (0,50) lat.; Litovio 4 (1) lid.; Nederlando 1,25 (0,30) guld.; Norvegio 2,50 (0,50) kr.; Polio 3 (0,80) zlot.; Portugalio 8 (2) esk.; Rumanio 50 (15) lej.; Sovetio 1 (0,25) rubl.; Svedio 2,50 (0,50) kr.; Svisio 2,50 (0,60) fr.; Turkio 1 (0,25) lir.; Usono 1 (0,25) dol. — En familio, kie estas kelkaj SAT-anoj, nur unu pagas la plenan kotizon, la aliaj nur la duonan, tamen nur tiu ricevas la Jarlibron, kiu plene pagis sian kotizon.
La Administranto de SAT.
INTER NI
— Mi estis unu el la unuaj SAT-anoj, sed nunjare mi decidis ne realiĝi. La nombro de anoj tro grandiĝis lastatempe . . .
— !! ?? . . .
— Vi miras. Nu, aŭskultu: mi loĝas en urbo, kiun trapasas multe da migruloj, laborserĉantoj kaj plej diversspecaj vaguloj. Lastan jaron mia hejmo fariĝis vera tranoktejo por SAT-anoj. Mia edzino, kiu komencis lerni esperanton, nun kondutas tute malamike al SAT kaj eĉ al nia lingvo. Intima vivo preskaŭ forestis inter ni. Ja ne pasis unu semajno, dum kiu ni ne havis la viziton de unu, du eĉ tri SAT-anoj. Mi konsideris kiel devon ilin gastigi, kaj por tio elspezis dum la jaro pli ol 150 svisajn frankojn. Fakte tia stato ne plu estis tolerebla, kaj mi decidis tute forlasi la esperantan movadon. Nur se mi loĝus ene de la polusa cirklo, mi ankoraŭ konsentus, ke mia nomo aperu en iu jarlibro . . .
Cetere, ne ĉiuj de mi gastigitaj “K-doj” estis bonedukitaj personoj. Kelkaj estis postulemaj, trudemaj. Mi eĉ suspektas, ke inter la vaguloj troviĝas parazitoj, kiuj serĉas laboron kun sekreta deziro ne trovi. Iu eĉ cinike konfesis, ke per tia vagado li almenaŭ evitas la kapitalistan ekspluatadon. Estas vere, sed mi ankaŭ ne plu volas, ke oni ekspluatu mian gastemon . . .
— Tiel kun akra tono parolis nia eksiĝinto. Mi provis rebati, ke li mem estas kulpa en tia afero. Nenio en la Statuto de nia Asocio ja devigas anon gastigi alian. Kiu faras tion, tiu agas laŭ sia memdecido. Estas tute memkompreneble, ke nia Asocio ne celas konkurenci hotelojn aŭ gastejojn. Kiu aliĝas al SAT kun la nura celo, ke per tio li povos senkoste travojaĝi la mondon, tiu estas simpla parazito kaj ne inda SAT-ano.
Sed la senpripensaj bonkoruloj, kiuj gastigas ĉiun ajn nur pro tio, ke li havas membro-karton de SAT en la poŝo, tiuj ankaŭ kulpas en tio, ke ili ebligas malvolviĝon de parazitemo en niaj vicoj. Kiu faras pli ol postulas nia Statuto, tiu ne rajtas riproĉi al la Asocio pro malagrablaj spertoj.
La racio ne la sentimento ĉiurilate regu la agojn de la SAT-anoj . . . E. L.
MALKARESO
En n-o 206 K-do Muri (102) opiniis sin kompetenta fari spritan kritikon pri kelkaj el niaj aktivaj K-doj. Certe bonvolemaj karikaturoj estas ŝatataj de ĉiuj, sed ne tiuj en kiuj oni aliigante la faktojn p e r s o n e c e pikas tendencojn kaj K-dojn eĉ nekonatajn.
Kvankam dum la Kongreso sufiĉe silentema kaj nekonata, la “karesanto” malfermas la buŝon post la Kongreso por
Ofendi niajn ruĝfrontanajn K-dojn per menciaĉo pri “politik-ekleziaj ceremonioj de pugnomontrantoj”. Ne estante ruĝfrontbatalanto mi tamen ne komprenas kiel la fiesprimo povos servi al intertendenca paco en SAT.
Citi proponojn, kies enhavon li aliigis je ridindaj sensencaĵoj. Ekz. neniu parolis pri “redakcia komisiono en ĉiuj terpartoj”, sed temis pri kreo de redakcia komisiono en unu urbo ekster la urbo de la redaktejo; kaj tion proponis 6 K-doj. Similan taskon la Kongreso ja ankaŭ transdonis al Kontrol-Komitato. Pri “eterna manifesto” de SAT kvazaŭ proponita mi nur sciiĝis el la “artikolo”. Mi nur aŭdis studan diskutadon pri SAT-programo.
Vere amuza estas la f a b e l a projekto por “forigo de la malnova dio”; certe la tuta liberpensula fakkunsido stulte dormis, dum la “karesanto” deĵoris apud dia trono.
- K-do Lanti tute ne estis “insultata” aŭ eĉ “mortbatata” de ĉiuj flankoj. Diversaj K-doj nur kritikis la spiriton de kelkaj gvidartikoloj en “S-ulo”; la sekvinta interdiskutado alportis la deziritan klarecon . . .
P a r t o p r e n i n t o.
— paĝo 7 —
KOMUNIKO
Laŭ Kongresa decido ni komunikas, ke la 8-a Kongreso en Göteborg akceptis la sekvantan proponon, faritan al ĝi de K-do E. Drezen (Moskvo): “La Kongreso insistu antaŭ la Lingva Komitato pri forigo el ĝiaj vicoj de la morale sin kompromitinta s-ro Krestanoff. Pri tiu decido estu presota informo en ‘S-ulo’.”
Grava atentigo al la Vortar-helpantoj
Ĉe la lego de ĉi tiuj linioj sendu senprokraste viajn rimarkojn, proponojn pri difinoj, sugestojn ktp., kiuj rilatas al la parto ĝis la litero Ĵ.
Post kelkaj tagoj la unuaj manuskriptoj estos liverataj al la kompostistoj.
Ni jam ricevis abundan materialon el multaj landoj. Dankon al ĉiuj bonvolemaj kunhelpantoj!
Nia Kolektivo aktive laboras.
DIREKCIO DE SAT.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BRITIO. Ĝis mezo de sept. 182 lern. partopr. en korespondkurso de “Daily Herald” (Ĉiutaga Heroldo). Multaj novaj kursoj komenciĝas. — GERMANIO. Leipzig, sekcio okcidento. Ni aranĝis ĉi somere 9 ekskurs. por renkontiĝi kun Gek-doj de proks. grupoj en banejoj. Survoje aŭ en vagonaro ni parolis k kantis esp-e. Per tio ni kaŭzis multajn diskutojn pri esp-o. En pasintaj semajnoj vizitis nin bicikle angla, jugosl. k hungara K-doj. Ili bone estis akceptataj. Niaj Gek-doj, plejparte SAT-anoj, estas ankoraŭ junaj. Ili estas aktivuloj k libervole gvidas kursojn. La pli aĝaj estas la konsilanta parto. Vojaĝantaj K-doj vizitu nin marde inter 20-a k 23-a h. en kunvenejo “Wilhelmshöhe”, Leipzig-Plagwitz, Zschochersche Str., Ecke Naumburger Str. 84.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Sub titolo “Honoro por nia Prezidanto” sciigas “The Britsh Esperantist” pri la fakto, ke dum la Antverpena Kongr. s-ro Privat perdis la oficon de Prezidanto de Centra Komitato de la Esperanta Movado. Nun estas s-ro Merchant, kiu okupas tiun honorlokon, kaj la brita esp. gazeto skribas — karakterize! —: “. . . Sendube ĉiu membro de BEA . . . sentos iom da fiero, ke portempe la mano de brito estas ĉe la direktilo de nia ŝipo . . .”
*
La konferenco de la estraroj de l’ geinstruistaj asocioj de baltaj ŝtatoj, kiu okazis en Kaunas 21. 8., rekomendis la uzadon de esp-o je instigo de la estonia delegitaro. En Estonio la movado nun tre vigliĝis, precipe en geinstruistaj rondoj. S-ro Ĉe faris sukcesan kurson por geinstruistoj en Tartu (Dorpat), same publikan kurson. Poste la Tartu-a Popola Universitato decidis enkonduki en sian lernplanon esp-on, aranĝante unu elementan kaj unu daŭrigan kursojn.
NEKROLOGO
Per tiuj ĉi linioj la est. gekorespondantoj akceptu la lastajn salutojn de mia kara frato
R O B E R T B U R K E R T
SAT-ano 7813. Li mortis 23. aŭg. en sia 25-a vivjaro je la prolet-malsano (pulma tuberkulozo). Li estis fervora batalanto por la prol. liberiĝo. Lia i o m a ĝojo, kiun la malsano permesis, estis foto-sporto k korespondado.
W. B u r k e r t (3890).
[BILDO p.7 | 35,6,63,13] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo, kapornamo de la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
La Humanitaristaj Principoj kaj La Internacio de la Intelektuloj, de Eugen Relgis. El rumana lingvo trad. S. Prager. 48 pĝ. Form. 13½×21. Eld. Belga Esp. Instituto, 11, Kleine Hondstraat, Antverpeno (Belgio). Prezo nemontrita.
Jen humanitarismo, nova kreaĵo. Mankis tiu vorto en esperanto. Ni danku! Jen nova idealo. Se idealoj mankas al vi, K-doj, ne timu. Fabriku iun vorton “Menŝanitarismo” (de germana vorto Menŝ: homo), aŭ “Ĉuoviekanitarismo” (de pola vorto Ĉuoviek: homo), kaj sur tero ne plu mankos idealo. Mi eĉ aŭdis en Parizo, en konferencejo, viron kiu, unuavide, tute ne ŝajnis freneza, kreinta tamen novan religion: “Divinisme”, t. e. diecismo, ĉar “Théisme” aŭ “Déisme”, t. e. diismo, ne sufiĉis por li. Eble li ne tute kuraĝis eltrovi “Divinitarismon”. Oni aŭskultis lin kvazaŭ simpatie, sed subite li anoncis, ke tiun “diecismon” regus ekleziularo. Tiam, senrimede li ekfalis sub parizana ridego.
“Humanitarismo” ne posedas ekleziularon, aŭ pli bone, Humanitarismon ne posedas ekleziularo. Ĉiu el vi estas jam “humanitaristo”, senkotize, eĉ senkonscie, se li ja ŝatas tutan homaron, simple, kore, sindoneme, silente. Do, tiu “ismo” ne povas malplaĉi al ni, krom la vorto. Ĝi celas konstrui la saman venontan socion, kiel ni, sociigi la produktrimedojn, kiel ni. Sed Eugen Relgis volas labori sen iloj. Laboristaj movadoj timigas lin. Ankaŭ SAT, al kiu li dediĉas kelkajn liniojn, avertante ĝin timplene kontraŭ “vasaliĝo” sub politika partio (!) kaj memorigante pri la “neŭtrala religio”, la “humanitarista koncepto” de Zamenhof!
J i e f.
La Flandra Movado, klarigata al la partoprenantoj de la XX-a Univ. Esp. Kongreso en Antwerpen. Eld. Flandrema Grupo Esp-ista, aliĝinta al la Flandra Fronto (Partio de Flandraj Nacionalistoj). 12 pĝ. Form. 13×18 cm. Prezo nemontrita.
La broŝuro servas por propagando de naciista movado kun ĉiuj laŭdoj k fieroj, kiujn kapablas genta patriotismo. La Antverp. kongr. esp-ista estis bonvena por tio. Ni citu unu frazon (pĝ. 10): “. . . ĉiuj flandraj nacionalistoj . . . samopinias, ke Flandrujo devas disponi pri siaj propraj aferoj k difini tute sendepende, kiuj estas tiuj aferoj.” B.
La Blankaj Fratoj, n-o 3 de Bibliot. Nova Kulturo, eldonata en Burgas (Bulgario). 24 pĝ. Form. 12×19 cm. Pr. 0,40 sv. fk.
Tiu volumeto (verkita de St. Vatralski) estas daŭrigo de la komencita propagandserio por religia sekto gvidata de P. Dânov.
DU PETOJ
UNUA. Ĉu en la mondo tute forestas esperantisto-maristoj. Mi pensas ke jes. Kial? Dum la ŝipirado 1928 nian havenon vizitis ĉ. 100 eksterl. vaporŝipoj sed ne unu esp-iston mi sukcesis vidi. Tre bedaŭrinda afero por nia norda esp. movado, ĉar inter multaj malkreduloj restas la opinio, ke esp-istoj maristoj en eksterl. ne ekzistas. SAT-anoj, venonttempe vizitonte nian havenon, ne forgesu plenumi sian devon interrilatiĝi kun Arhangelskaj SAT-K-doj.
DUA. Korespondantoj kun Arhangelsko kaj SAT-anaro ne forgesu sendi salutlet. al 11-a jubileo de la Oktobro.
Erjuhin Aleksandro, Arhangelsk (9682).
DISKUTEJO
Pri korespondado
En “S-ulo” n-o 199 mi legis opinion de K-do P. Tilin (9310) pri korespondado. Li laŭ mia opinio ne pravas. Mi konsentas kun li, ke korespondado estas bona ilo por sin perfektigi, sed estas malbona afero, interkorespondigi lernantojn, kiuj ankoraŭ ne bone scias la lingvon. Certe, K-do Tilin proponas, ke ĉiuj leteroj de lernantoj estu antaŭe severe korektataj. Sed ĉu tion instruanto povas fari, se li havas 20 aŭ pli da gelernantoj? Estas neeble por li plenumi tiun laboron. Ĉu do li permesu forsendi erarplenajn leterojn? Certe ne! Kiam lernanto komencas korespondi, li almenaŭ devas koni la esp. gramatikon. Tiam la korespondado povos utili al li en la senco de pliperfektigado. Antaŭ la korespondado la instruanto paroligu siajn lernantojn, farante kun ili komunajn ekskursojn, promenojn, kaj parolante esp-e kun ili pri naturo, politiko ktp. Tiel la lernantoj rapide progresos kaj akiros baldaŭ kapablon k lerton en la uzo de la lingvo. Nur tiam estos ĝusta tempo por ili, serĉi korespondantojn en eksterlando. (12 926)
Red. noto. Certe interesos niajn legantojn ekscii, ke la aŭtoro de ĉi supra artikoleto (K-do el Hispanio) devis haltigi sian korespondadon, ĉar liaj gepatroj tute ne volas, ke li lernu esp-on k multfoje eĉ kuraĝis bruligi liajn ricevitajn leterojn dum lia foresto de hejmo. Malgraŭ tio li senlace laboras instruante nian lingvon k samtempe varbante novajn SAT-anojn.
LETERE
partoprenu nian komunan feston
- XI. 28 okaze de XI. datreveno de l’ Oktobra Revolucio, sendu viajn k de viaj proletaj organizoj salutleterojn publikigotajn en gazetaro de Mezvolglando k de Samara-Zlatousta fervojo, en festaj manifestacioj k kunvenoj. Resp. 7. XI. 28 sekvos.
Adr.: USSR, Samara, Uralskaja, 29, kv., 3, al Jeleznjakov Bazilo.
ĜUSTIGO
K-do Eruŝkovskij Johano (aktiva SAT-ano 10 137), forveturinte el Kutais, sciigas sian novan adreson k serĉas seriozajn gekorespondantojn el ĉl., L, Pl. Sovetio, Tiflis, Engels-str. 36-a.
[BILDO p.7 | 62,63,93,71] Emblemo de la klingoj «Espero»: kartuŝo kun la nomo «Espero», tri rondoj kaj stelo, «Tra la ☆ mondo».
[REKLAMO p.7] „Espero” „Tra la ☆ mondo”. Ĉu vi jam konas la plej bonkvalitan klingon ESPERO? Ĝi posedas eksterordinaran tranĉkapablon. Ĉiu fariĝu revendisto! Al ĉi lastaj mi liveras afrankite 1000 klingojn por 54.— mk. germ. A. Reul, Würselen b. Aachen, Germanio
— paĝo 8 —
NIA POŜTO
5323. — Ni ne povas ĉiam enmeti ĉion bonan, kion ni ricevas. Via artikolo pri klerikalismo en P. estas tro longa k cetere pri tiu temo jam aperis en aliaj artikoloj. “Psikologio” . . . ŝajnas al ni tro malfacile komprenebla por “L. L.”. — Vian atentigon pri viaj tradukoj el M. notis la Red. Vi ne devas senkuraĝiĝi pro tio, ke ne aperas ĉiuj viaj verkajoj. Bona verkisto devas trovi rekompencon en la verkado mem k ne en la aperado de siaj verkoj. E. L.
8404. — Alvenis via letero — por kiu ni devis pagi 1.80 fr. kiel punafrankon. Loko absolute mankas por publikigi la demandaron de K-do 12 667. Cetere inter niaj legantoj estas relative malmultaj ministoj. Sufiĉus do multobligi la demandaron k sendi al interesiĝantoj. Anonco pri tio en “S-ulo” povus utili. Koran saluton! E. L.
1188. — Tro longa; aperos kiel felietono en okazo de bezono. E. L.
5893. — Tiajn anoncojn ni ne enmetas senpage.
Kolektivano. — Ni uzos laŭpove vian materialon. Jam eksciu tamen, ke via e k s t e r o r d i n a r e longa rakonto pri “eksterordinarajoj” ne povos trovi lokon pro ĝia troa amplekso. E. L.
6600. — “A. k S.” aperos je konvena tempo. Estu certa, ke ni ne flankenmetos ĝin. Por “For la mil.” loko mankas.
11 836. — En n-o 205 vi trovas kelkajn konsilojn por JP. Mi ne povas individue resp. al ĉiu. Pri progreso de la Sekcia laboro ni rap. en “S-ulo”. Serĉu koresp. per “S-ulo”. Plej ofte ne estas konsilinde apartiĝi. Sed tio dependas de lokaj cirkonstancoj. N. B.
H. Ponjatovskij. — Via anonco estos 7×6 cm. kaj aperos 2 foje. Se vi deziras kvarfojan enpreson vi denove devas sendi 5 rubl.
5364. — Pri la kongreso en Leipzig vi baldaŭ legos en “S-ulo”. Jes en Göteborg estis K-doj el Sovetio.
10 099. — Ĝis nun ni ne aŭdis, ke nia movado estas tie malpermesita.
11 740. — “Bildoj el la germana revolucio” estas ĉe ni haveblaj. La aliaj ne plu ekzistas.
3641. — Tiajn anoncojn ni enmetas nur kontraŭ antaŭa pago. Po kv. cm. kostas 6 kopekojn. A d m.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, Pl = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-do A. Teufelsbrucker ĉe Klaushofer, Schubertstr. 6, S t e y r, dez. koresp. kĉl., precipe kun ekstereŭropanoj, L, Pl.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Walter Hansel, Mariengasse, 256, N e u – R ö c h l i t z, dez. koresp. kĉl. L, Pl, PM. Resp. garantiata.
Adresŝanĝo. — K-do Jarko Hošek (ĝis nun Hodonin, Horni ples. 3), Svépomoc, Z l i n. — Korektu en la Jarlibro!
K-do Josef Schweinfurter, H o l e i s c h e n, 213, kore dankas al ĉiuj, petantaj lin pro koresp-adon k PM-interŝanĝado, petante samtempe pardonon, ĉar li havas jam tro da koresp-ado, superanta lian mallarĝan monujon.
FRANCIO
K-do Gabriel Legry, L a C h a i s e S t. F l o r e n t (Cher), dez. koresp. kĉl. pri div. temoj.
GERMANIO
K-do A. Bierbaum, Untere Aktienstr. 12/3, C h e m n i t z i. S a., dez. koresp. kĉl. pri lab. vivo k movado. Certe resp.
K-do Gerhard Nokiel, Salzgasse, 4, H i r s c h b e r g i. R., dez. koresp. kĉl. L, PK, PM, Pl. Resp. garantiata.
K-do Willi Bierbaum, Rudolphstr. 11, ptr., C h e m n i t z i. S a., dez. koresp. kĉl. Pl, PM, bfl. Resp. garantiata.
K-do Max Wetzel, Theaterstr. 23, G l a u c h a u i. S a., dez. fruktedonan koresp-adon kun ĵurnalistoj k spertaj esp-istoj el ĉl.
Aresŝanĝo. — K-do Paul Förster, Kirchstr. 7, N e u r o d e i. S c h l. (antaŭe Kirchstr. 5). — La sama K-do dez. koresp. kĉl. L, Pl, bfl. Ĉiam k akurate respondos.
HUNGARIO
— 8 Gek-doj dez. koresp. kĉl., precipe kun ekstereŭropanoj. Adr.: K-do Ladislao Kraussz, Horthy Miklos-ut. 42, B u d a p e s t.
JUGOSLAVIO
K-do Franc Homar, B o s. B r o d, dez. koresp. kĉl., krom Sovetio pro severa teroro, Pl, bfl.
NEDERLANDO
— Kelkaj anarkiistoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., precipe kun teror-landoj. Adr.: K-do P. C. Klijn, Dapperstraat, 123, sous, A m s t e r d a m.
PORTUGALIO
Adresŝanĝo: K-do J. P. Barreira nun havas novan adreson: (vidu Jarlibron, pĝ. 211 a). Petas pardonon al siaj gekoresp-antoj pro longega silentado, kaŭzata de malfavoraj privataj cirkonstancoj.
SOVETIO
K-do M. Ŝapirovski, Puŝkin-str. 45/14, K r e m e n ĉ u g, dez. koresp. kĉl. pri lab. movado, IRH, kom. infan. movado ktp. L, PK, gaz.
— Komjunula ĉelo de “Panfabriko”, Ĥ l e b o z a v o d, K r e m e n ĉ u g, dez. koresp. kĉl. komjunuloj, pri ĉ. demandoj de rev. mov. k lab. vivo. Resp. garantiata.
[BILDO p.8 | 55,42,65,49] Granda nigra rondo, ornamaĵo de la anonco.
[REKLAMO p.8] Moskvo 19 UL. FRUNZE, 18 Moskva Komitato de SEU. Ĉiu liberpensulo, IRH-ano, junkomunisto, sportulo, fotoamatoro kaj aliaj fakanoj, sendintaj leteron al supre citita adreso nepre havos garantiitan de l’ Komitato samfakan korespondanton aŭ peranton laŭdezire. Neniam prokrastu!
K-do V. Kotelevcev, str. Bogdanovskij per 14, Ĥ a r k o v o, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri lab., profesia k radiista movadoj. L, fotoj, Pl, naciaj gaz. Nepre resp.
— Laboristoj de la mondo skribu pri profesiaj, laboristaj k kulturklerigaj temoj laŭ adr.: Okr. Prof. Sovet (Profesia sindikato), Kulturfako. (Kultprovsovet) — Esperanto-Oficejo. Dvorec Truda (Palaco de laboro) loĝ. 63, Ĥ a r k o v o, Ukrainio. Oni tuj resp.
K-dino Tonja Vesnina (20 j., dramrondetanino lernas kantadon), Nekrasovskaja, 137, kv. 31, S a m a r a, dez. koresp kĉl. por sin perfektigi en esperanto.
K-do Gregoro Ŝmelkin (konstrulaboristo), str. Borohova, 40, 11, K i e v, dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.
K-do P. Leonĉukov, str. Gerŝuni, 49, 17, K i e v, dez. koresp. kĉl. pri literaturo, L, Pl.
K-do Viktoro Fallin-Stroganov atentigas siajn koresp-antojn pri ŝanĝo de la adreso, nun ĝi estas: S m o l e n s k, Provorskaja ul. 8-a, antaŭe en Leningrad. Korektu en Jarlibro.
Adresŝanĝo. — K-do A. P. Lanovenko, S t. K a ŝ p e r o v k a, Jugo-Zapad. jel. dor., Ukrainio (antaŭe Tetiev, Kiev. gub.). Korektu en Jarlibro.
K-do V. Demidov, ul. Fokina, 74, B r j a n s k, dez. interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata.
— Mi serĉas seriozajn koresp-antojn ĉl. por nia klubo k a organizoj. Estas tre dezirataj koresp-antoj el ĉeloj de IRH, kom. junularo k ruĝfrontanoj. Adr.: K-do Edmondo Ĉiĥaŝov, Arseniĉevastr. 31, K a m e n s k o j e, Dnepropetr. distr.
K-do N. Hapanoviĉ, Pjeski-Krutaja, 4, K a m e n s k o j e, Dnepropetr. distr., korespondas kĉl. Resp. garantiata.
K-do S. Epŝtejn, Pjeski-Stroitelnaja, 4, K a m e n s k o j e, Dnepropetr. distr., korespondas kĉl. Resp. garantiata.
K-do V. Kamjenecki, Verĥkolonija, 12, kv. 7, K a m e n s k o j e, Dnepropetr. okr., dez. koresp. pri enlanda vivo k junular-movado.
K-do Belogorcev, Ukrainio, N i k o l a e v, Zavod “A. Marti”, Esperanto, dez. koresp. kĉl pri politiko, lab. vivo k movado, peras kolekt. koresp-adon. Resp. garantiata.
K-do Agr. A. Romanjuk, A n d r u s z o w k a, Berdiczewskij okrug, Ukrainio, dez. koresp. pri agrikulturo k a temoj kĉl, gaz., ĵurn., PM. Resp. garantiata.
Adresŝanĝo. — K-do E. M. Flejs, Redakcia gazeti “Priirtiŝskaja Pravda”, S e m i p a l a t i n s k.
SVEDIO
K-do Axel Eriksson, Egna Hem., K a r l s b o r g, dez. koresp. kĉl. pri esp-aĵoj, PM.
SVISIO
— Lab. Esperanta Grupo, 6, Rue Terreaux du Temple, G e n e v o, dez. koresp. kun Gekdoj aŭ grupoj ĉl., nur pri soc. k politikaj temoj.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La faŝisma edukado | 1—2 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 2—3 |
| Hodiaŭ en Bulgario | 3 |
| En la batalo pro la mondmerkato | 3—4 |
| Semajno el mia vivo | 4—5 |
| Ĉu ĉiam estis sklavo la virino? | 4—5 |
| Diversaĵoj | 5 |
| Tra Esperantio | 6—8 |
| Anoncoj, Korespondado | 7—8 |
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
N-ro 210, 11-a de oktobro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 210 — APERAS SEMAJNE — 11. Oktobro 1928
[BILDO p.1 | 42,4,54,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
Al la direkto de morgaŭa ruĝo
Kiam mi estis infano, mi ofte dumsomere kuŝis ĉe la hejma kabano sur herbo kaj rigardadis supren. Mi rigardis serene naĝantajn sunajn nubojn sur la bluaĵo de l’ ĉielo. Mi rigardadis kaj miris pri diversaj fantaziaj formoj iliaj. Unu ŝajnis esti kiel la giganto en unu fabelo, kiun mi kun ega intereso legis. Iu alia tre similis grandan kastelon, kiu havis arĝentajn arkojn kaj turojn. Dum mi ilin rigardis, mia koro pleniĝis je stranga sopiro. Mi sopiris tien supren al la nuboj. Mi volis naĝi sur la nuboj kaj nubetoj al fremdaj kaj malproksimaj landoj. Mi ĵaluzis birdojn, kiuj flugadis sur la ĉiela lazuro. Precipe mia ĵaluzo estis granda kontraŭ la birdoj, kiuj, kiel mi legis, transflugas al aliaj kontinentoj, al la sunaj kaj varmaj.
Mi sopiris ankaŭ varmecon, ĉar mi estas infano de l’ frosta nordo. Mi rigardadis kun sopiro kaj miro la orkoloran horizontlinion dum malleviĝo de la suno, kiu malaperis malantaŭ arbaroj ĉe la rando de l’ horizonto. Ĝi ŝajnis transiri al iu alia, al mi tute nekonata mondo. Mi konstruis ideojn kaj opiniojn pri la mirindaĵoj kaj al mi nekompreneblaĵo de l’ mondo. Mi konstruis en mia cerbo “aerajn kabanojn” kaj “nubajn kastelojn”. Mi nature dum infaneco ne komprenis kaj ankaŭ ne sciis pri vera ĉies manko kaj mizero. Pro tio miaj revaj kasteloj estis belaj, kaj mi mem estis en ili kiel fabela princo.
Sed… En ĉiuj rakontoj eĉ belaj kvazaŭ devige troviĝas ankaŭ alia flanko, kiu kutime komenciĝas per la vorto: Sed. Tiel okazis ankaŭ nun al mi. Miaj revoj plej altaj estis devigataj mallevi sin sur la teron. Mi komencis senti, ke mi estas katenita al tero. Mi komprenis jam reale, ke mi ne havas la eblecon sekvi flugon de la birdoj kaj naĝadon de la nubetoj. Mi estis ligita surtere, kaj mi iom post iom ligiĝis kun laboro.
Mi kredas, ke tia estas idearo de multaj infanoj proletaj kaj ankaŭ burĝaj. Sed la aerkonstruoj de l’ proletidoj disrompiĝas jam frue kiel sapvezikoj. Tiel okazas ankaŭ al multaj intelektaj proletidoj. Tro frue intermiksiĝas fiherbaĵo en fruktpromesantan grenon de l’ mensa kampo proletcerba. Tro frue tre ofte sufokiĝas juna alten celanta intelekto. La elasteco de la juna spirito elŝvitas foren dum malmola laboro senpensa. Kaj tre ofte promesplena junulo aŭ junulino fariĝas nura instrumento porlabora. En tiu ĉi socio la vojo de l’ vivo por proleto estas tre plena je malhelpoj, eĉ la tuta vivo aspektas kiel unu sola batalo, unu sola kaj senfina mizero. Tie preskaŭ ĉiam laciĝas la penso, kie laciĝas la korpo. Inter nia aro ekzistus multe pli da intelektuloj, multe pli da viroj kaj virinoj, kiuj per siaj agoj kaj verkoj estus ege bonefikantaj por utilo de l’ tuta homaro, se nur malmulte almenaŭ estus antaŭ ili ebenigita la vojo irota. Sed ĉio ja dependas de l’ monsako. La bezonatan ekzercon de l’ intelekto oni devas aĉeti per mono, kaj proleto ricevas monon nur por manĝi, kaj manĝaĵo kostas prezon de l’ tuta vivo. Do, tie nenio restas esperebla. Nur laboru, por ke vi kaj la viaj ne mortu pro malsato!
Estas ja vere, ke inter ni troviĝas multaj eminentuloj, rekte el inter ni leviĝantaj, kreskintaj pli alten ol ni ceteraj. Sed ili eble havis fortegan naturon kaj eventuale ian “ŝancon”. Tamen rigardante la aspekton de l’ aferoj ĝenerale, ni devige alvenas al la jam priskribita konvinko. Kaj ŝajnas pro tio, ke mia artikolo devas finiĝi tro malĝoje, kaj ni jam plenkreskaj homoj ŝajnas esti devigataj pensi pri pli belaj eventualaj tempoj kiel pri iaj duminfanecaj nubaj kasteloj, kaj rigardi sur la rando de l’ ĉielo sopirege la ruĝiĝon de la nuboj.
Sed ni ne atendu, ke iu alia ol ni mem al ni ebenigos la vojon. Ni ne rigardu al la direkto, kie malleviĝanta suno kolorigas la ĉielon. Ni rigardu tien, kie flamas ruĝo de l’ morgaŭo, kaj ni mem severege gardu ke nunaj nubaj kasteloj niaj fariĝu efektivaj kaj ke ne la juneco de niaj idoj estu sapveziko, kiu tro frue rompiĝas pro uraganoj sur la maro de l’ vivo.
Vojaĝemulo.
La mondoj mortas, ĉar ili naskiĝas. Senĉese iuj naskiĝas, aliuj mortas. Kaj la kreado, ĉiam nefinita, persiste daŭras en senĉesaj transformiĝoj. La steloj estingiĝas, dum ni ne povas diri, ĉu tiuj filinoj de lumo, tiel mortante, ne komencas, kiel planedoj, alian ekzistadon fruktodonan, kaj ĉu la planedoj mem ne disvolviĝas por resteliĝi. Nur ni scias, ke la senmoveco ne ekzistas en la ĉielaj spacoj, same kiel sur la tero, kaj ke la labor-penleĝo regas super la multego da mondoj.
Anatol Frans (en “Ĝardeno de Epikuro”).
— paĝo 2 —
10 — SENNACIULO
VOJAĜAJ IMPRESOJ EL SUDA AMERIKO¹
V
Panamo
La giganta entrepreno de elfosado de l’ kanalo, kiu kunligas la atlantikan kaj pacifikan oceanojn, finpretigita de Usono en 1914, estas sufiĉe bone konata. Tial mi nur mallonge priskribas la trairadon kaj preferas utiligi la okazon por pritrakti novan kanalprojekton tra Nikaragvo, kiu nuntempe estas kunligita kun tre aktuala grandpolitika temo. —
En la vasta haveno de Kolon (hispane: Colon), sur orienta bordo de Panamo, multaj ŝipoj atendis la vicojn por trairi la kluzojn. Post zorga ekzamenado de kuracisto, ĉu regis sanstato sur nia ŝipo, alvenis kanalpiloto kaj dek negraj laboruloj. Dum ĉ. ½-a horo ses elektraj lokomotivoj tiris nian ŝipon tra kvin kluzpordoj kaj levis ĝin 28 metrojn al la artefarita lago de Gatun. La lago kaj la kanalo havas longecon de ĉ. 80 km., kaj tutan tagon ni bezonis por atingi la okcidentan bordon.
La negraj oficistoj laboris nur dum trapasado de l’ kluzoj ĉ. unu horon. La ceteran tempon ili kartludis. Por ĉi tiu laboro ili ricevis salajron de 5 dolaroj kaj bonegan manĝon sur la ŝipo. Tiuj ĉi laboristoj verŝajne havas la plej malaltan salajron de l’ kanaloficistoj.
La urbo Panamo aspektis sufiĉe bela. Sur la zorge pavimitaj stratoj regis vigla trafiko. Oni tie povas vidi homojn el ĉiuj mondpartoj, de ĉiuj koloroj kaj homgentoj. La blankulaj kanaloficistoj loĝas en aparta luksa urbparto Balboa. Laŭlonge de la larĝaj stratoj estas longaj vicoj da belegaj kokospalmoj, kies fruktoj pendis maturaj super ni.
En alia aparta loko ekster la urbo estas multaj kazernoj por kelkmil soldatoj. Mi foje vizitis soldatan hejmon. Granda halo kun skribtabloj, libraro, fortepiano kaj restoracio je malalta prezo. Ekster la domo banejo, baseno kun muroj kaj fundo el blanka marmoro je senpaga dispono por la gastoj. La soldatoj bele vestitaj aspektis kiel veraj “sinjoroj”.
Iutage mi faris longan ekskurson kaj renkontis hazarde danan farmiston, kun kiu mi facile povis interparoli, ĉar mi scias la danan lingvon. Je mia peto rakonti pri siaj travivaĵoj, li donis jenan raporton:
Antaŭ dektri jaroj mi kune kun 40 danaj senlaboruloj elmigris al Nikaragvo, kie ni akiris terpartojn por kulturi je favoraj kondiĉoj. Sed post nelonge ni konstatis, ke ni estis venintaj en veran inferon. Malario, flava febro kaj aliaj teruraj malsanoj faris riĉan rikolton inter ni. Krome de tempo al tempo vizitis nin bandoj de rabistoj detruante kaj rabante nian kun granda penado akiritan posedaĵon, tri fojojn eĉ mortigante kamaradojn, kiuj volis sin defendi. Tial mi post kvarjara restado en Nikaragvo forkuris sen havaĵo al Panamo, kie mi kun helpo de afablaj homoj akiris senpagan bienon.
Je mia demando pri la nova kanalprojekto tra Nikaragvo li respondis: Jam de kelkaj jaroj Usono faris kontrakton kun la respondeca registaro de Nikaragvo pri kanalzono tra la lando kaj pagis tre altan sumon. Usono estis jam preparinta la antaŭlaborojn, kiam subite aperis sur la scenejo bandoj de rabistoj, kiuj embuske atakis usonajn entreprenojn, mortigante oficistojn kaj laboristojn, bruligante kaj detruante usonajn fondaĵojn. Nun Usono ekagis. Baldaŭ aperis sur la tero de Nikaragvo taĉmentoj de usonaj soldatoj. La gvidanto de l’ rabistaj bandoj, generalo Sandino, mem rabisto, nun trovis bonan okazon por sin prezenti kiel nacia defendanto. En Anglio kaj Francio la gazetaroj, eĉ laboristaj organoj, nomis lin nacia heroo. Tio estas bone komprenebla, ĉar Sandino estas subaĉetata de Anglio, kiu mem volas fari kontrakton por elfosi la kanalon.
Anglio ja celas kontroli ĉiun ĉefan akvovojon, kaj ĝi estas tre envia pro tio ke Usono kontrolas la Panamokanalon. Oni memoru, kiel ruze Anglio agis akirinte la superregadon de l’ Sues-kanalo. Je mia demando, kial Usono preskaŭ ĉiutage okazigas militmanovrojn en la kanalzono, la dano respondis: Usono bonege konas la intencojn de siaj “amikoj”, kaj se Usono ne montrus siajn akrajn dentojn, tutcerte baldaŭ aperus iu generalrabisto Sandino ankaŭ en Panamo. Pro la ĉiam kreskanta martrafiko la kanalo de Panamo estas tro ŝarĝata. Estas necesege konstrui novan plej eble baldaŭ kaj la plej konvena loko estas en Nikaragvo.
Usono havas sperton kaj monon por fari la gigantan laboron. Ĝi ankaŭ havas rimedojn por ekstermi la mortmalsanojn de Meza Ameriko; krome Usono pagas la plej altan salajron al siaj laboruloj. Iu usona grandfinancisto ĵus diris: La kaŭzon de l’ bonega ekonomia pozicio de Usono ni devas trovi en alte pagata kaj bone zorgata laborularo. Mi citas tiun diron, ĉar ĝi estas vera. Estas utile kompari, kiel Anglio pagas kaj zorgas siajn laborulojn. Ni devas konstati, ke tie milionoj vivas en plej granda mizero.
Ni laboristoj de la mondo devus postuli, ke la ĉefaj akvovojoj apartenu al la tuta homaro, same kiel la maroj. Almenaŭ ni ne metu nin ĉe la flanko de fipatriotaj rabistoj, kiuj volas malhelpi entreprenon gravegan por la tuta homaro².
Muri (102).
¹ Vidu n-ojn 190, 191, 193, 194.
² En jul. n-o de la burĝa esp. gaz. “Hispana Esperanto” ankaŭ aperis artik. pri Nikaragvo, kiu flame defendas la landeton kaj atakas la usonan registaron. — Red.
Raportoj
prezentitaj al la 1-a SAT-konferenco en Göteborg¹
1. The Teachers’ Labour League (T. L. L.)
(Instruista Labor-Ligo)
Raportanto: H. Stay (2978)
La Instruista Labor-Ligo fondiĝis en Londono komence de 1923. Depost tiam la Ligo okazigas ĉiujare Konferencon ĉe Kristnasko, kaj de malgranda ĝi kreskis ĝis nacia organizo, kies graveco ĉiam pligrandiĝas. Dum kelka tempo la agado de la Ligo limiĝis en la metropola regiono. Fine de 1925, ĝi jam akiris firman bazon en landparto Lankaŝir (angle: Lancashire), kaj nuntempe ĝi havas 22 filiojn lokitajn tra la lando. Tamen, estas malfeliĉa vero ke rapida kreskado estas neebla pro multekosteco de la organiza laboro, kaj ankoraŭ kelkaj partoj de la lando ne estas influitaj.
Laŭ ĝia statuto, la celo de la Ligo estas, ebligi al geinstruistoj sin envicigi kun aliaj laboristoj en la lukto por anstataŭigi la kapitalisman ŝtaton per Socialista Komunumo. La metodoj uzataj por efektivigi tion estas: a) Kunlaboradi politike kun aliaj gelaboristoj, loke, nacie kaj internacie. b) Klopodi 1. por unuecigo de jam ekzistantaj organizoj de geinstruistoj en unu solan sindikaton de kleriglaboristoj en tiu ĉi lando, filiigotan al la Sindikatara Kongreso (T. U. C.) kaj al la Laborpartio; 2. por internacie organizi la geinstruistaron. c) Disvolvi la principojn kaj prepari la strukturon de la edukada sistemo estonta. d) Atentigi la publikon pri tiuj kondiĉoj en la hejmoj, lernejoj kaj alie, kiuj kondukas al la nuna malŝparado de edukada penado. e) Akiri kaj protekti plenajn civilajn kaj politikajn rajton por ĉiuj edukistaj kaj aliaj laboristoj. f) Klopodi por forigi imperialisman instruadon en la klerigaj institucioj de tiu ĉi lando.
En dec. 1925, ĉe sia Konferenco, la Ligo decidis filiiĝi kun la Internacio de l’ Instrulaboristoj (Parizo), kaj tio instigis konservativulan deputiton interpelacii, en la parlamentejo, la Ministron por Edukado pri Eduk-Intern. Depost tiam la internacia laboro de la Ligo
¹ Komp. n-on 206, pĝ. 409.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 11
estas intense kaj grandskale plenumata. La Ligo nun havas kontakton kun multaj organizoj instruistaj en la Brita Imperio, Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj kaj ankaŭ konservadis konstantan interrilaton kun la Internacio de l’ Instrulaboristoj. Tiu ĉi flanko de la laboro de l’ Ligo estas rimarkinda pro la intereso, kiun ĝi vekas, kaj pro la koraj kaj utilaj respondoj, kiujn ĝi elvokas en tutmondo.
Dum 1926, la Ligo entreprenis du gravajn taskojn sur la internacia kampo. La unua estis la organizo — pere de Eduk-Intern. — de du delegitaroj de Britiaj instruistoj al Sovetio (Leningrado kaj Moskvo) en monatoj julio kaj aŭgusto. Entute 16 liganoj partoprenis. La dua estis la sendo de 8 membroj de la Ekzekutivo kiel delegitaro al la Konferenco de Eduk-Intern. en Vieno. La delegitaro faris la jenajn konkludojn, kiuj poste estis konfirmataj de la Ekzekutiva Komitato: 1. ke la Ligo ludadas gravan rolon en la Internacio; 2. ke la aliĝo de la Ligo al la Internacio estas reciproke valora al ambaŭ organizoj.
Sesmebra delegitaro de la Ligo ankaŭ vizitis la “Pedagogiajn Tagojn” de Eduk-Intern. en Leipzig dum la nuna jaro. Ĉe la 6-a Konferenco de la Ligo, kiu okazis fine de dec. 1927, esperanto estas akceptita kiel korespondlingvo. Oni decidis komenci propagandon por antaŭenigo de esperanto kaj interrilatiĝi kun esperantistaj laboristaj organizoj. Du aliaj rezolucioj kiuj estas akceptitaj dum la sama konferenco, tekstas jene: 1. Alvoki la membraron instigi geinstruistojn postuli pliampleksigon de la nuna interŝanĝa sistemo de instruistoj tiel ke vere internacia sistemo de interŝanĝo efektiviĝu. 2. Komisii la Nacian Ekz. Komitaton intertrakti kun Eduk-Intern. kun la celo prepari planon por liveri faciligojn por alilanda vojaĝado de instruistoj.
Dum la ĝenerala strikego de 1926, la penado de la filioj kaj individuaj membroj de la Ligo por helpi la ministojn nature efikis sur la efektivigon de multe da projektita laboro. Aldone al monkolektado, multe da valora laboro estas farita de la membraro, instigante por helpo al la ministoj fortojn kaj organizojn pli grandajn kaj vastajn ol tiuj de la Ligo mem. Tamen, en nov. de la sama jaro aperis la unua n-o de “The Educational Worker” (La Kleriglaboristo), monata oficiala organo de la Ligo. De tiam ĝi regule eldoniĝis, kaj nun ĝi estas unu el la plej potencaj bataliloj de la Ligo kaj kapablas fariĝi, politike kaj klerige, atentinda eldonaĵo.
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
La industrio de K. F.
De tempo al tempo la asocio devis forte batali kontraŭ la trustoj kaj karteloj. La unua produktado, al kiu la asocio dediĉis sin, estas la margarino. Kelkajn jarojn antaŭ la milito la kartelo de margarino en Svedio bojkotis la asocion, celante per tio pereigi la kooperativan movadon. Oni malsukcesis. La asocio estis jam tro forta. Sed ĉar la kooperativa asocio estis dependa de la kartelo — ili devis aĉeti ilian margarinon — la asocio decidis mem starigi fabrikon por margarina produktado. Tiu fabriko estis konstruata en 1921. La longa margarina milito finiĝis tiam per la pereigo de la kartela potenco, kiu nun devis submetiĝi al la prezoj de K. F. La margarina fabriko estas la plej moderna en la tuta lando, kaj la margarino de K. F. superas ankaŭ kvalite la aliajn margarinojn. Jam post du jaroj oni devis pligrandigi la fabrikon de K. F., ĉar la povo de l’ fabriko estis tro malgranda rilate al la mendoj. La fideleco de la konsumsocietoj estis mirinda. Ĉiuj senescepte vendis la margarinon de K. F. La produktado de margarino en la kooperativa fabriko dum 1927 sumiĝis je dek milionoj da kilogramoj. Per la agado de K. F. la kartelo devis plibonigi la kvaliton de sia margarino kaj tamen malaltigi la prezojn.
[BILDO p.3 | 50,22,91,45] Foto de granda kvaretaĝa fabrikkonstruaĵo ĉe stratangulo; sur la gablo legeblas «K.F.s MARGARINFABRIK».
La plej granda margarin-fabriko
La muelejoj de K. F.
K. F. do sukcesis venki unu el la monopolistaj karteloj kaj marŝis pluen. La dua estis la muela kartelo, kies prezpolitiko nature ne traktis en plej bona senco la konsumantojn. Pro la naturo de la sveda terkulturado la lando devas grandkvante kontentigi sian bezonon da greno el eksterlando. La importo de greno sinsekve okazigis, ke la muelejoj estis konstruataj en la havenurboj. La plej grandaj fondis kartelon kaj devigis la pli malgrandajn aliĝi al ĝi. K. F. rimarkis ke inter la prezo de faruno kaj la prezo de greno ekzistis tro grandaj diferencoj. Tial oni intencis konstrui propran muelejon en la jaro 1922. El soci-ekonomia vidpunkto tio tamen ne estis oportuna, ĉar jam ekzistis sufiĉa nombro da muelejoj por la bezono de Svedio. K. F. tiam agadis tiel, ke granda “skuiĝo” okazis en la kartelo, kaj la asocio povis poste aĉeti unu el la plej grandaj muelejoj en Stokholmo “Tre Kronor” (Tri Kronoj), ĉe la haveneniro de Stokholmo. Post plena modernigo ĝin nun prizorgas la bezonon de faruno por la konsumsocietoj en norda kaj meza Svedio. Ne longtempe ĝi restis la sola muelejo de K. F. Depost 1924 la asocio posedas ankaŭ la muelejon “Tre Lejon” (Tri Leonoj) en Göteborg, kiu nune prizorgas la bezonon de la konsumsocietoj en la suda kaj okcidenta partoj de Svedio.
Okazis nun per la interveno de K. F. la sama spektaklo, kiel pri la margarina trusto. Fariĝis pli malaltaj la prezoj de faruno, kaj tio kreis grandajn simpatiojn por la movado eĉ en rondoj, kiuj pli frue estis malamikaj al la kooperativa movado. La produktado de faruno en la muelejoj sumiĝis en 1927 je 95 milion. da kilogr.
Aliaj industrioj
La industria evoluo de la kooperativa movado en la lastaj jaroj daŭris en pli rapida kreskotendenco. 1925 K. F. aĉetis jam produktantan ŝufabrikon en Örebro. Venis la ĉefoj de K. F. al la loko kaj demandis la posedanton, ĉu li volas vendi la fabrikon aŭ ne. Li respondis nee. K. F. do minacis per aĉeto de terpeco sur kiu oni konstruus novan fabrikon. La posedanto plu ne povis kontraŭstari, sed vendis la fabrikon. Oni nun timas la kooperativon en komercaj rondoj. En la jaro 1926 K. F. pereigis kartelon en la galoŝa trusto. La prezoj de galoŝoj jam de longe estis tre altaj, kaj kiam K. F. decidis mem komenci fabriki tiun varspecon, la nura decido kaŭzis malaltigon de la galoŝaj prezoj je du kronoj popare. K. F. tamen aĉetis galoŝfabrikon, kaj nun oni povas ricevi galoŝojn por tre malalta prezo. En la proksimaj jaroj sekvos aliaj industriaj entreprenoj.
John Johansson.
(Daŭrigota.)
— paĝo 4 —
12 — SENNACIULO
PLENA DEMOKRATIO
“Ĉe ni en Svedio regas plena demokratio.” Tiel parolis sveda K-do dum la malferma kunsido de la 8-a SAT-kongreso en Göteborg.
Tion aŭdinte, mi ĝojis, esti en plendemokrata lando kaj ekinteresiĝis, iom pli detale rigardi ĉion, por scii, kiel do aspektas “plena demokratio”.
Certe ne nur min mem, sed ankaŭ aliajn proletojn interesas tiu “plena demokratio”, ĉar ĝi ja estas sufiĉe aktuala demando. Konsiderinte tion, mi ĉi sube priskribas la rezulton de mia studo por la Legantaro de “S-ulo”.
Plej unue mi konstatis, ke al plena demokratio apartenas reĝo. Kvankam mi mem ĝin ne vidis, do sur preskaŭ ĉiuj poŝtmarkoj estas videbla, kiel aspektas la vizaĝo de tiu persono — kompreneble pli bone sur la nestampitaj poŝtmarkoj. Tiu reĝo nomiĝas Gustavo, numero kvin.
Kaj veninte al Stokholmo, kun pro ĝoj’ frapanta koro mi rigardis la paradon de la “reĝa gvardio” antaŭ la reĝa kastelo. En brilaj uniformoj, epoletojn sur la ŝultroj, kaj sur la kapo kaskojn, kiujn antaŭ longa, longa tempo — — ho, kun melankolia koro mi rememoras tiun belan malnovan tempon, kiam la prusa militarismo brilis en same “belegaj” uniformoj… Kaj kiel belege estis, kiam per groteskaj movoj kaj konduto okazis la ŝanĝo de la gardostarantoj, kaj ili salutis kaj honoris la reĝon — aŭ pli ĝuste la sanktan spiriton, ĉar “lia reĝa moŝto” mem forestis por ĉasi. Kaj la muziko ludis — ludis melodiojn, kiujn mi publike aŭdis nur antaŭ longa, longa tempo, kiam malgranda infano mi ankoraŭ estis. Povas esti, ke oni ilin ankoraŭ hodiaŭ ludas en Germanio; sed ĉar mi ne vizitas faŝistajn festojn, mi do ne plu aŭdas ilin.
“Sed la reĝo ne regas”, oni informis min. “Li mem zorgas pri tute nenio; li nur ricevadas sian salajron kaj okupiĝas nur sole pri sia sporto. Kiu regas, estas la parlamento!” La reĝo Aŭgusto de Saksio post la revolucio (1918) diris: “Nu, do mem faru vian sterkon!” Kaj per tiuj vortoj li abdikis. Kaj jam antaŭe li sin dediĉis nur al sia sporto, kiu konsistis en biertrinkado. Ankaŭ en Svedio jam dum la regado de la reĝo regas “plena demokratio”; nur kun tiu diferenco, ke tie la reĝo ne vizitadas drinkejojn, sed trinkas hejme — — pardonu, mi volis diri: foriras por ĉasi!
Kaj regas la parlamento. Kaj ne nur unu parlamenton oni havas. Ĉar regas vera, “plena” demokratio, oni havas eĉ du parlamentojn! Nome: unuan (superan) ĉambron kaj duan (malsuperan) ĉambron. Por la dua ĉambro ĉiu viro kaj virino 23-jara rajtas voĉdoni en rekta baloto. T. e. oni rekte elektas la delegotojn. Elektotaj povas esti ĉiu viro aŭ virino, kiu havas 25 jarojn. Por la unua ĉambro rajtas voĉdoni nur tiuj, kiuj havas aĝon de 27 jaroj. Pro tio povas okazi, ke delegito de la dua ĉambro eĉ ne havas la voĉdonrajton por la unua ĉambro. La baloto por la unua ĉambro estas nerekta. La voĉdonrajtaj personoj elektas tiujn, kiujn oni nomas “elektor”. Kaj nur la elektitaj “elektor”-oj tiam elektas la delegitojn por la unua ĉambro. Sed delegitoj en la unua ĉambro povas esti nur tiuj personoj, kiuj havas jaran enspezon de almenaŭ 3000 kronoj.
Iom stranga geometrio regas en la balotleĝo: ju pli granda estas iu partio, des malpli da voĉoj ĝi bezonas por unu “elektoro”. Ekzemple bezonas la socialdemokratoj por unu elektoro 8000 voĉojn, dum la komunistoj bezonas 13 000. Nature la unua ĉambro nepre konservas sian reakciecon — ĝi estas ŝirmilo de la burĝaro.
Meze de septembro okazas novbaloto por la parlamento. En la malnova parlamento estas en la unua ĉambro 150, en la dua 230 delegitoj. El tiuj estas en la unua ĉambro 48 soc. demokratoj, 1 komunisto, en la dua 105 soc. demokratoj, 4 komunistoj. Por la urbaj parlamentoj rajtas voĉdoni eĉ nur tiuj viroj kaj virinoj en aĝo de 23 jaroj, kiuj dum la lastaj tri jaroj por almenaŭ unu jaro pagis impostojn.
Kiel nun regas “la parlamento”?
Por ĉiuj decidoj necesas la absoluta plimulto en ambaŭ ĉambroj. Tio signifas, ke la koncerna decido kun plimulto devas esti akceptata en ambaŭ ĉambroj. Tiel ekzemple malakcepto en la unua ĉambro povas faligi decidon de la dua ĉambro aŭ inverse. Kaj por definitiva validiĝo¹ de decido akceptita en ambaŭ ĉambroj estas necesa ankoraŭ la subskribo de “lia reĝa moŝto”. Sole en financaj aferoj decidas la absoluta plimulto de ĉiuj 380 delegitoj de ambaŭ ĉambroj kune.
Strange estas ankaŭ, ke en tiu “plendemokrata” lando la laboristoj estas same ekspluatataj de la kapitalistoj, kiel en ĉiuj aliaj kapitalistaj landoj. Mi nur citu, ke la bankkapitalisto Valenberg (svede: Wallenberg) dumjare havas netan gajnon de du milionoj da kronoj. Tiu sola lasta fakto sufiĉas, por klarigi, ke ankaŭ en la “plendemokrata” Svedio kreskas la radiko de la Proletara Revolucio. Pligrandiĝas la nombro de la klaskonsciaj proletoj, kiuj luktas por la “vera proletara demokratio”, dum kiu ili ne plu estos devigataj, doni al privata bankkapitalisto, kiu kreas neniun valoron, salajron de du milionoj da kronoj.
Petro (920).
¹ Leĝa valoriĝo.
★ DIVERSAĴOJ ★
Unuecigo de l’ alfabetoj
En Konstantinoplo estas elektita komisiono, kiu havas la komision ĝeneraligi la novajn turkajn litertipojn (latinajn). Depost tiu ĉi lernjaro la instruado en la klasoj okazos kun la novaj litertipoj. Malsuperaj inspektoroj iros en la vilaĝojn por instrui tiujn literojn al la instruistoj de l’kamparo kaj de la provinco.
Peto pri plua informo
En “S-ulo”, n-o 207, Ino-Kor. raportis, ke “depost tiam (minista striko en Kolorado) laboristoj sekvas la revolucian organizon (I. W. W.)”. Ĉu nia K-do povos doni statistikon pri tiu organizo, ĉar laŭ komunistaj kaj socialistaj ĵurnaloj ĝi preskaŭ ĉie malaperis pro internaj konfliktoj kaj registaraj atakoj? La nuna anaro kompare kun tiu antaŭ 1914, montrita per statistiko, tre helpus nin prijuĝi la aferon objektive.
Pri alia malpli grava afero: La nomo “Uoblis” (Wobblies) laŭ famo kaj laŭ la verkoj de U. Sinkler devenis el peno de ĉinoj servantaj en restoracioj elparoli la mallongigitan titolon “I.W.W.”. Kiu pravas? Kredeble tiuj aferoj sufiĉe interesas K-dojn por meriti presotan respondon. (488)
Kroniketo el Hispanio
Tre malofte estas videblaj en Hispanio civil-geedziĝoj. Respublikanoj, socialistoj, komunistoj, anarkistoj ktp. ĝenerale ankaŭ submetiĝas al religia geedziĝo. Sed ne malhelpate de malfaciloj, estas tute libere por ĉiu en Hispanio geedziĝi, ĉu civile, ĉu religie. La leĝoj eĉ diras, ke eklezia geedziĝo ne valoras, se ĝi ne estas samtempe civila. Pro tio en preĝejo, kiam iu geedziĝo okazas, ĉeestas la juĝisto kiel reprezentanto de la Leĝo, kiu notas en civila libro la novan geedziĝon.
Tamen kvar Gek-doj, ĉiuj SAT-anoj, dum junio geedziĝis civile, ne religie. Eble en multaj landoj, preskaŭ ĉiuj, tio estas sensignifa novaĵo, nemenciinda, sed por ni estas granda novaĵo, kiu montras konsekvencecon en agado kaj pensado. Multaj kutime pensas iel, sed agas tute kontraŭe je sia pensado. En Hispanio estas proverbo, kiu diras: “Preferinda estas unu fakto, ol cent paroladoj.”
La novaj geedzoj estas Gek-doj 5437 kaj 8093 el Sabadell, kaj Gek-doj 6187 kaj 8163 el Barcelona kaj Palafrugell.
Kosma Energiero (357).
SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al iu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!
— paĝo 5 —
SENNACIULO 13
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)
Kial “laborista sporto”?
Multaj Gek-doj eble miros, legante la supre cititan demandon. Sed ŝajnas al mi necese, montri al la ĝis nun ne tute klaskonsciaj Gek-doj la diferencojn inter burĝa kaj laborista sporto. Mi diras: ne tute konsciaj Gek-doj. Kial? Ĉar multaj laboristoj — eble ankaŭ esperantistoj — kvankam ili povas esti bonaj sindikatanoj, partianoj ktp., tamen ankoraŭ apartenas al burĝaj sportasocioj. Precipe ĉe ni en Germanio multaj bone organizitaj laboristoj estas anoj kaj membroj de la t. n. “Germana Gimnastularo”. La kialon mi kaj eble eĉ ili mem ne komprenas. Do, kiuj estas la diferencoj inter burĝa kaj laborista sporto? Dum la plej alta celo de la burĝa sportularo estas atingi rekordojn sen indulgo pri la korpo, plej alta nia celo estas, peri al ĉiu homo sanan kaj belan korpon per la laborista sporto. Sed tio ne estas ebla, se oni aplikas la rimedojn de la burĝaro. Se iu el ili atingis ion, oni ĉiam kaj ĉiele favoras lin sen konsidero pri aliaj ankaŭsportuloj, kiuj per tia malfavorigo sin certe sentas ofendataj. Do oni faras el ili t. n. “sportkanonojn”, tiujn duon-diojn, kiujn la naciece ensorĉitaj anoj adoras. Kaj la naciaj sportgazetoj — ankaŭ la politikaj — abunde laŭdas la naciajn sportistojn. La finaciemo [?] sporta eĉ povas atingi tian gradon kian en Amsterdamo okaze de la sport-olimpio, kie germanaj piedpilkistoj en la ludanta konkuranto eksterlanda vidis la malamikon kaj ludis tiel krudeĉe, ke kelkaj ludistoj vundite devis forlasi la sportejon. Tio tute ne povas okazi ĉe ni, ĉe la laboristaj sportuloj. Nin ligas la internacia frateco, la internacia amo. Kiel jam dirite, ni celas unuavice peri al ĉiu sanon kaj belecon de la korpo. Kune ni ekzercadu, amase ni sportadu. Neniu estu malfavorata, neniu favorata. Se ni tiel agas, ni certe sukcesos. Tiel ni samtempe edukas la homojn al solidareco — al reciproka amo, kaj ĉiu trovos tion, kion li deziras: egalrajtecon kaj sanan korpon. Mi ne volas diri, ke ĉe ni bonaj rezultoj ne estas atingeblaj kaj atingataj. Tute ne. Multaj el ni povus rompi mond-rekordojn, povus atingi famon, sed tio ja ne estas nia afero. Do konkludu, Gek-doj, kaj eksiĝu el la burĝaj, aliĝu al la laboristaj sportasocioj!
R. Czappeck (10876).
EL-UFFI alkuris
Ĉi malsupre ni represas tradukon de artikolo de fama sovetia ĵurnalisto. Kvankam la temo jam malaktualiĝis iagrade kaj la sama temo jam abunde estas traktita en la gazetaro de ĉiuj landoj, ni prezentas ĝin al niaj legantoj. Sed ni insiste petas, ke oni estonte konsideru, ke “S-ulo” ne povas plenumi la taskojn de la tag-gazetoj kaj “S-ula Sporta Paĝo” nur aperas unufoje monate. Sportfakulo.
Fajroj kaj flagoj de l’ Spartakiado kolorigis Moskvon. Antaŭ la okuloj jen rapide aperas kaj malaperas ĉemizoj de l’ interbatalantaj piedpilk-ludantoj, jen brilas blankaj pantalonoj de l’ tenis-ludantoj, jen baraktas bronzkoloraj korpoj de l’ naĝantoj, jen peze faladas bastonegoj de “gorodki” — ludo ruinigante for la lud-figurojn “kjelbasojn”, “avinojn en la fenestro” kaj “riĉajn mortintojn”. La presistoj ludante interdiskutas kun ledistoj, sukeraĵistoj — kun metalistoj, kaj nutraĵindustriaj laboristoj kun kemiistoj.
Ni ne timas ke tiuj diskutoj disŝiros la “VCSPS” — la Tutsovetian centran Union de l’ profesiaj Unuiĝoj, same kiel ni ne atendas, ke inter Ukrainio kaj Urugvajo okazos milito rezulte de la malkvieta piedpilk-ludo nun okazanta . . .
Al la viglaj raportoj pri la multnombraj konkuroj de l’ senlima programo de la Spartakiado ni deziras, por fari iun diversaĵon, aldoni ankoraŭ unu raporton. Tiu raporto estas el la kontraŭula tendaro . . .
Ja la tutproleta kongreso de la gesportularo havas en la kontraŭula tendaro sian klasan sport-rivalon (sport-konkuranton). Pli aĝa, ankoraŭ pli sperta, diferenca same, kiel diferencas la burĝaro de l’ proletaro. En Amsterdamo, en Nederlando, ĵus finiĝis la ordinara tutmonda Olimpiado. La lasta kaj plej ekscita, plej sensacia momento de la Olimpiado estas la maratona kuro. Severa, timiga, senindulga ekzameno por la homaj fortoj.
En la tago de l’ maratona kuro la tribunoj estis eksterordinare troplenigitaj. La riĉulara luksege vestita rigardantaro el tuta Eŭropo alveturis por ĉeesti tiun ekscitaĵon. Interalie do ili kunvenis ne nur pro sport-ŝatado. Ĉeesti hodiaŭ la stadionon signifas montri, al kiu ŝtupo de l’ aristokrataro oni apartenas.
El HAGO plen-are la Nederlanda registaro venis por ĉeesti la feston. Fine “lia moŝto” princ-edzo Henriko ankaŭ estas vidata en la reĝa loĝio. Strangan rangon havas la princo Henriko. En Nederlando reĝino Vilhelmino regas. La princo do estas nur ŝia edzo, ne havante la reĝ-rajtojn. Por viro laŭ burĝaj tradicioj tiu stato de l’ “reĝino en pantalonoj” estas maloportuna. Sed la princo post la multaj jaroj kutimiĝis al tio, la holandaj civitanoj ankaŭ. La princ-edzo sintenas, laŭ ilia opinio, tute indece, li kompletigas la reĝinon kaj helpas al ŝi ŝin reprezentante.
Jen nun ankaŭ la princo, malpliigante regad-ŝarĝon de sia honora edzino, venis Amsterdamon por partopreni la ceremonion okaze de la maratona kuro. Laŭ la ceremonar-postulo de la Olimpiado, la princ-edzo tuj post la fino de la konkuro iros el la loĝio, venos al la feliĉa venkinto, forte premos lian manon kaj oficiale salutas lin je la nomo de l’ Nederlanda reĝino.
La kuro jam komenciĝis. La senfina lacegiga kuro je la timiga distanco de 42 195 metroj. Tio ne estas ordinara konkuro je cent-metra distanco, kiam iu neatendita okazo povas ludi gravan rolon, maloportuna piedturno, superflua aer-engluto, superflua salto. Tie konkuras homorganismoj paŝo post paŝo ruinigataj ĝis fino. Tie konkuras por pruvi sian harditecon efektivaj vivaj maŝinoj, iliaj aranĝoj, la rezervoj de l’ energio, eluziĝo de la maŝin-partoj. Dekoj da nacioj, rasoj de ĉiuj partoj de la mondo venis Amsterdamon kaj la reprezentantoj de ĉiu el ili volas pruvi, ke ĝuste lia patrujo posedas la plej fortan homo-maŝinon.
Malrapide, sed malcedeme rampas la tempo. La fino alproksimiĝas. La tribunoj komencas nerveme zumegi. La elektraj montriloj signalas pri la konkur-stato. Jam multaj dezirintaj venki restis malantaŭe. Antaŭe restis nur malgranda grupo. La kuro jam daŭras du horojn. Ankoraŭ proks. tridek minutoj pasos kaj la mond-majstro por la maratona kuro renkontata de l’ orkestro-ludoj ekaperos antaŭ la entuziasmigita brueganta, luksvestita rigardantaro kaj ekpremos amikece etenditan al li manon de la ornamita en or-kudraĵo princ-edzo.
Ŝajnas, ke Japanio venkos. Dek-naŭ kurantoj restis malantaŭe, en la unuaj lokoj estas la japanoj Trude kaj Jamanada. Antaŭ ĉies okuloj la princo Henriko peze, naĝ-simile paŝas el la reĝa loĝio kaj malsupreniĝas sur la placeton al la loko, kie oni finos la kuron, al la revata de la kurantoj papera rubando, kiun traŝirinte la venkonto solene finos sian kvardek-kilometran kuron. Sed io okazis kun la japanoj. Ili estas restigataj malantaŭe. Dum la lasta kvaron-horo novaj kandidatoj sin ŝovis antaŭen. La elektra montrilo malpaciencige eksaltis ekscitante la publikon ĝis la lasta grado de l’ histeria nerv-streĉo.
Francio? Ĉilio? Oni povas nenion kompreni! Mil-dekoj da okul-paroj lasante la signaltabulojn sin direktas tien malproksimen al la ŝoseo. Kaj jen en la polva nubeto estas apenaŭ distingata malgranda figureto. Lornon uzante, penante distingi ĝin la rigardantaro entuziasme krieganta ekkonas bluan koloron de la ĉemizo — la kolorsignon de Francio. La figureto alproksimiĝas, sed ne pligrandiĝas. Ĝi ial iĝas ĉiam pli kaj pli nigra. La rigardantoj viŝas la okul-vitrojn, la vitrojn de la lornetoj. Ili kun malpacienca konsterno ekpremas programfoliojn. Iu malkompreniĝo okazis . . .
Jes malkompreniĝo, pli ĝuste maloportuna surprizo. Malgranda negro EL-UFFI, sportulo el la francia kolonio — jen kiu venis kiel unua en la tutmonda maratona konkuro. La figureto alproksimiĝas, jam estas distingeblaj la bukla kapo, la korpo lakita de l’ ŝvito, la brilantaj malfermegitaj ĝojaj okuloj. Sed la tribunoj eksilentis kvazaŭ mortintaj, la orkestrantoj malsuprenprenigis pretigitajn por saluti siajn lud-instrumentojn. En la morta senbrueco, en la timiga silento de tridekmilo da rigardantoj EL-UFFI jam per la trolacigitaj piedoj ĉirkaŭkuras la stadionon. Malproksime falŝanceliĝante [?] lin sekvas ĉiliano PLAZA.
La negro traŝiras perbruste la kontrolan rubandon. Li venkis, li estas la mond-majstro en la maratona kuro. Sed la princ-edzo antaŭ ĉies okuloj turnis sian dorson al EL-UFFI kaj farante rektajn palacanajn paŝojn li foriras en sian loĝion.
Premi manon de l’ negro, malsanktigi sin per la intertuŝeto, kaj eĉ publike, kun la malpli nobla raso — tio ne estas inda por la princ-edzo. Kion diros Nederlandaj oficistoj en Javo, kiuj per vipoj krevigas haŭton sur la dorsoj de l’ koloniaj sklavoj, se ili ekscios, ke ilia potenculo permane salutas la kolorhaŭtulojn?
Publike ĉirkaŭkraĉita nigra sportulo staras apud la rubando ne sciante kien li devas sin ŝovi. Ĉiuj lasis lin kvazaŭ pestulon. La tribunoj jam venkis sian rigidiĝon. La lukse vestita rigardantaro salutas . . . ĉilianon, kiu venis kiel dua. Ili aplaŭdas al iuj sud-amerikaj sinjorinoj, kiuj delikate ĉirkaŭvolvas la ĉilianon Plaza en Ĉilian standardon. Kaj la princo Henriko en sia loĝio simpatie mansalutas nederlandajn kurintojn, kiuj venis en lastaj lokoj.
Ĉirkaŭ la figuro [?] de la princo ekflamis iu skandalo. Kelkaj ĵurnaloj akceptis ofendon al EL-UFFI kiel ofendon al Francio, kies simbolo estis brodita sur la ĉemizo de la negro. Aliaj aŭtoritate klarigis, ke Lia Moŝto ne povis intertuŝeti kun la nigrahaŭtulo, eĉ ne se li estas mondmajstro, kaj delegito de Francio.
Malfeliĉa EL-UFFI, lerta kurulo, bona negro. Per nenio ni povas konsoli lin kaŭze de la malhonoro, kiun li ricevis. Se nur . . . se la malfeliĉulo povus sin transporti pense je mil kilometroj orienten en la viglan spartakiantan MOSKVON, kie oni ne nur premas manon de negroj sed eĉ hurakrias ilin, kie najbare kun la internacia proleta sport-festo kunsidas internacia kongreso de l’ batalantoj por liberigo de la kolonia sklavaro . . . Tiam EL-UFFI eble ridetus kaj ekkraĉus la “Moŝtajn” favorojn de la nederlanda maljunulaĉo.
Miĥ. Kolcov. El “Pravda” (VERO) n-o 192 trad. H. Ponjatovskij.
— paĝo 6 —
14 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
INTER NI
— Ricevinte “S-ulo”n, mi tuj serĉas la paĝon sur kiu troviĝas “Inter Ni”. Kaj mi demandas min: “Kiun hodiaŭ kritikas, mokas, pikas tiu nekontentigebla E. L.?”
Verdire mi ne ĉiam konsentas kun vi; mi eĉ emas pensi, ke intence vi donas ian paradoksan formon al viaj ĉi tieaj artikoletoj . . . Almenaŭ mi konfesas, ke aprobantoj kaj malaprobantoj estas instigataj al pripensado. Kaj pro tio oni multon povas pardoni al vi . . .
Sed, diable! kial vi kuraĝas kritiki eĉ famulojn kiel H. Barbüs? Vi atentu! . . . Respektu idolojn. Aliel vi riskas malkontentigi kaj eĉ kolerigi ties adorantojn . . .
— Estas fakto, ke mia kritiko kontraŭ la fama aŭtoro de L’ Fajro venigis al mi kelkajn riproĉajn leterojn. K-doj prenis sur sin la zorgon pledi por la akuzito. La karaj “advokatoj” ne tiom ekscitiĝu! La famo de ilia idolo ja ne estas en danĝero pro mia artikoleto. Se tiel estus, Barbüs mem kapablas sin defendi. Ni volonte publikigus lian pravigon. Eĉ se ĝi ne estus verkita en esperanto! . . .
Per mia kritiketo mi celis nur instigi la K-dojn, ke ili ĉiam prefere ŝatu agojn ol belsonajn frazojn. Agoj ja parolas pli elokvente ol vortoj. Simpla laŭdado de esperanto ne valoras, se la laŭdanto mem scipovas nur laŭdi . . .
La sola valora argumento de la “defendantoj” de Barbüs estas, ke la famulo ne havis tempon por lerni nian lingvon. Ĉu ili estas certaj pri tio? Ĉu do tiom informitece ili konas lian intiman vivon? Kiel K-do Izgur trovis tempon por lerni esperanton kaj poste per ĝi eĉ literaturi?
Sed ni supozu, ke la aserto ĝustas. Ĉu tio povus pravigi la fakton, ke en Mondo, la revuo kiun gvidas Barbüs, neniam ĝis nun aperis eĉ plej malgranda noto pri esperanto aŭ pri nia movado?
— Mi skribis al Barbüs pri tio, kaj scias, ke aliaj K-doj ankaŭ skribis . . .
— Mi ĝojas, ke mia kritiketo instigis al tia skribado. Se iun belan tagon aperos en Mondo raporto pri la esperanta movado, nu, tiam eble mi pentos pro mia nesufiĉa respekto al famuloj — kaj gardos tamen la konvinkon, ke la riproĉata “Inter Ni” ne estis senutila . . . E. L.
NAŬA SAT-KONGRESO EN LEIPZIG
La Leipziga SAT-anaro elektis kongres-komitaton por la 9-a SAT-kongreso konsistantan el jenaj K-doj: Bässler, Wendt (organizado); Kampfrad, Lerchner (financaj aferoj); Lämmerhirt, Richter (loĝeja, akcepta, korespondaj aferoj). Kongres-aliĝilo baldaŭ estos dissendata.
EL LA REDAKTEJO
Ni ne havas kaŭzon por plendi pri manko de manuskriptoj. Ni eĉ ne ĉion taŭgan povas enpresigi. Antaŭ ĉio ni devas insisti, ke la K-doj, kiuj volas sendi al ni iun artikolon, pripensu sufiĉe longe kaj konscience, ĉu vere la sendotaĵo plaĉos al la Legantaro de “S-ulo”. Ni ricevis lastatempe pli ol unu fojon tradukojn. Ili estis zorge faritaj, lingve preskaŭ senriproĉaj. Sed ni ripetu ankoraŭfoje, ke ni multe pli preferus ricevi de tiuj laboremaj K-doj originalojn. Ili ne plendu, se iliaj traduklaboroj ne povos aperi, precipe tiuokaze, se ili estas treege ampleksaj. Ili neniam forgesu, ke nia Legantaro preferas mallongajn artikolojn. Tion konsideru la kunlaborantaj K-doj.
Por la rubriko “Memornoto” ni ricevis kelkfoje lastatempe pruvekzemplerojn de gazetoj, en kiuj ne estis notita la deveno de l’ enpresita traduko. Tio estas malbona servo, kiu neniom utilas al nia afero. K-doj, kiuj liveras nian materialon al gazetoj, nepre insistu, ke la redakcioj notu la fonton de tiuj artikoloj. Ni havas la rajton postuli tion. Ĝi estas la minimuma rekompenco, kiun ni devas elakiri por niaj servoj. N. B.
NEKROLOGO
Nova viktimo de l’ kapitalismo! La 16-an de sept. mortis en Zaragosa (Hisp.) 22-jara la sindona kaj fervora SAT-ano (6190) Gracia Galan José.
Por eviti militservadon li venis en Francion en 1926. Ne trovinte okupon en sia metio (lignaĵarto) prefere ol almozpeti li akceptis ian ajn laboron. Pro la malbonaj kondiĉoj, kiujn li spertis, malsano kaptis lin. Kaj tiel li revenis en Hispanion nur kiam li ne plu taŭgis korpe por esti soldato.
Eble ne ĉiuj, kiuj renkontis kamaradeton José, sciis tute pri liaj bonaj kvalitoj; malriĉa li donacadis al SAT; kvankam okupita per peza kaj teda manlaboro, li tamen trovis tempon kaj energion por kleriĝi; li eĉ akiris kapablon verki preskaŭ perfekte en esperanto. En racie organizita socio, tia homo, kia estis K-do Gracia, povus malvolvi ĉiujn siajn kapablojn kaj anstataŭ antaŭtempa plorinda morto, SAT povus multe profiti el tiu juna oferema vivo.
Tia morto estu por ĉiuj SAT-anoj nova instigo al senlaca batalo kontraŭ la krima kaj stulta nuna sociordo. E. K. L.
Al ĉiuj liberpensuloj, liberpensulaj organizoj kaj gazetoj
Al ĉiuj fervoraj SAT-anoj
La 11-an de sept. Centra Kom. de Ateista Unio (Sovetio) aŭskultis en sia kunsido la raporton pri organizo de l’ sekcio de esp-istoj-ateistoj. La organizo estas aprobita; por gvidi ĝin estas elektita de CK Ateist-Unia aparta K-do. Ankaŭ aprobita estas sekcia statuto. De nun la oficiala organo de l’ Unio “Bezboĵnik”, ĉiam volonte jam antaŭe enpresinta peresp-an materialon, havos en sia titolo la surpreson “Oni korespondas esperante”. La sekcio jam ekfunkciis kaj per tiu ĉi informo deklaras pri siaj ĉefaj taskoj.
- Perado en intern. interliberpensula korespondo, ĉu por organizoj, ĉu por gazetoj; 2. Helpado al vizitantoj Sovetion esp-istoj-liberpensuloj en iliaj interrilatoj kun ateistaj organizoj; 3. Peresp-a priservo de ekstersovetia liberpensula gazetaro; 4. Gvidado en intern. korespondo, helpo tiurilata al komencantoj ateist-esp-istoj; 5. Propagando de esp-o inter sovetia ateistaro. — Pro la cititaj taskoj Centra Estraro de la Sekcio turnas sin al ĉiuj fervoraj SAT-anoj liberpensuloj kaj petas konstante korespondi al la ĵurnalo “Bezboĵnik” (Moskvo, Stretenka 10). La redakcio tre bezonas eksterl. korespondantojn. La korespondaĵoj estas dezirataj precipe pri agado de eklezioj, pri liberpensula proletmovado en div. landoj. Agado de misiistoj kristanaj kaj ties organizoj ankaŭ interesas sovetian ateistaron. Krom tio ni donos periode en “S-ulo” interesajn temojn por korespondaĵoj. Ĉiu interesiĝanto povas peti specimenon de “Bezboĵnik” de l’ redakcio. Ĉiu korespondinto rajtos ricevi la n-ron, en kiu estos presita lia artikolo aŭ letero. Ni ankaŭ petas ĉiujn sindonemajn SAT-anojn peradi en esp-o por lokaj liberpensaj organizoj por ties koresp. kun sovetiaj ateistaj organizoj aŭ redakcioj. Ni petas liberp. div. landajn gazetojn kaj organizojn koresp. kun CK de Ateista Unio precipe en esp-o, ĉar multaj el ili jam uzas esp-on en sia intern. koresp. Al redakcioj ni proponas interŝanĝon de materialo kun red. de “Bezboĵnik” (semajna org.) kaj “Antireligioznik” (gvidorgano monata) en esp-o. Liberpensuloj-proletoj, plifortikigu intern. interligon vian, uzu por tiu celo esp-on, korespondu kun sovetiaj ateistoj kaj ties organizoj, laŭ adreso supre citita de “Bezboĵnik”. Kiu volas havi apartan korespondanton, aŭ ateistan ĉelon, sciigu sian adr. al Centra Estraro de l’ Ateista Sekcio, Moskvo 19, Znamenska 18, MK SEU por Ateista Sekcio¹.
Prezidanto de Centra Estraro Ateistsekcia N. Incertov.
ESPERANTO-SERVO DE SAT
Denove ni atentigas, ke leterojn kaj aliajn poŝtaĵojn ni nur transsendas aliloken, se antaŭe ni estos ricevintaj la afrankon. Ĉar mono mankas por tiaj elspezoj, ni estos devigataj simple flankenmeti tiajn poŝtaĵojn. Seriozaj kaj mallongaj raportoj por materialo de Esperanto-Servo estas tre dezirataj. Do tiurilate subtenu nin plej aktive — pli ol ĝis nun.
Centrejo de Esperanto-Servo.
¹ Ni petas represi la artikolon en naciaj liberp. gaz. kaj sendi specimenon.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 15
EL NIA LETERARO
Ni ricevis jenan leteron, kiun legos kun intereso nia tuta Legantaro. Pri la solvo (se solvo ekzistas) al tiu problemo ni lasas la zorgon al la Lingva Komitato. Red.
Legante la artikolojn kaj anoncojn pri Plena Vortaro de Esperanto, mi ankaŭ volas rimarkigi tre gravan, por la perslingvanoj, demandon. Esp-o havas kelkajn vortojn similajn al maldecaj persaj vortoj. Vi scias, ke orientanoj, precipe la persoj, estas tre komplimentemaj kaj ĝentilaj, kaj bedaŭrinde kelkaj esp. vortoj koincidas kun persa maldeca vorto. Mi hontas ilin citi, sed mi devas rimarkigi ilin kaj peti de vi la savmanieron.
Mi notas nur tre gravajn vortojn: 1. La vorto KUN (perse: elirejo de ekskremento, la parto de la korpo, kiun oni metas sur seĝon, kiam oni eksidas). Ankaŭ la derivaj vortoj: kune, kunigi, kuniĝi. La vorto “kune” estas proksima al la persa vorto “kuni”, kiu signifas: Knabo, kiu prostituas — prostituisto. Tiu ĉi vorto (kuni) estas tre maldeca insulto. La ofendito povas plendi ĉe la juĝejo, kaj la insultinton laŭleĝe oni monpunas. 2. La dua maldeca vorto: RIDI. Ĝi signifas: Vi ekskrementis, vi malpurigis per ekskrementaĵo. 3. La vortoj komenciĝantaj per silaboj KIR (perse — vira seksa membro) kaj KOS (virina seksa membro), ekz.: akiri, kosti, kunakiri. Efektive la cititaj vortoj por ni estas ne elparoleblaj. Mi ne povas legi laŭte esp-an tekston, mi ne povas propagandi inter perslingvanoj, mi ne povas instrui al virinoj, al knaboj. Bonvolu savi kaj gvidi min. Mi petas pardonon. Mi nenion povas proponi. Laŭ vi tiu ĉi demando ŝajnas ridinda kaj neatentinda, sed por ni ĝi estas gravega. Persa lingvo estas parolata en Persio, Kaŭkazio, Turkestano, Hindio, Mezopotamio kaj eĉ en Turkio. Bedaŭrindege mi ne estis kun Zamenhof kaj mi lernis esp-on en 1924. Se mi renkontus d-ron Zamenhof, mi petegus lin ŝanĝi tiujn ĉi honte elparoleblajn vortojn, kaj li akceptus mian proponon, tial ke li neniam uzis ekz. la vorton Ĉeĥujo pro koincido kun rusa maldeca vorto. Zamenhof ne sciis orientajn lingvojn, kaj tial li uzis tiajn malbone elparoleblajn vortojn. Mi ne povas tute silenti kaj nenion diri. Mi por la bono kaj la propagando de esp-o deziras ion proponi. Mi scias, ke vi legante mian leteron ridos, sed mi akceptas vian ridegadon kaj proponas, t. e. mi demandas: Ĉu estas eble ŝanĝi la vorton “kun” per alia formo, ekz. kan, kon, ken aŭ alia radiko. Same por ni ankaŭ estas ŝanĝenda la vorto: ridi. La aliajn vortojn ni povas iel ajn elparoli kaj ne abomenigi la aŭskultantojn. Sed la du vortoj: KUN, RIDI estas teruraj. Est. K-do, tiu ĉi problemo estas tre serioza kaj grava por la propagando. Ofte la malamikoj de esp-o mokas min per ripetado de la cititaj vortoj. Mi atendas de vi kontentigan solvon kaj antaŭe kore dankas vin.
Sennaciece Badiulla.
La danĝera nomo — esperanto!
Ne multaj K-doj scias, ke en Hungario ekzistas fonto, elkonstruita, de naturamikoj, nomata “Esperanto-Fonto”. Ĝin konstruis K-doj, naturamikaj esp-istoj, per du kaj duonjara ĉiudimanĉa laboro. Apud la fonto troviĝas rifuĝejo, same konstruita de la esp-istoj. La fonto estas inaŭgurita 12. 8. 28. Partoprenis proks. 500 pers. Nun antaŭ kelkaj tagoj venas la “grandioza” decido de la vilaĝa estraro (apud kiu vilaĝo estas la fonto) ke “konsiderinte, ke tiu loko por rifuĝejo higiene, kiel por la vivo estas danĝera, kaj la nomo esperanto estas ofenda el nacia vidpunkto, ĉar ĝi estas internacia, ni avertas la grupon de Naturamikoj, detrui senprokraste la rifuĝejon kaj forigi de la fonto la nomon esperanto, plue doni al ĝi konvenan hungaran nomon. — Kontraŭ ĉi tiu decido ne estas eble apelacii. Subskribo de la notario”. La terpecon la grupo aĉetis kaj oficiale anoncis tiutempe. Nun ni ne scias, pro kio oni malpermesas, spite tio ke la ŝtata geografia instituto akceptis la nomon kaj notis ĝin sur la plej nova ofic. geografia karto! Estas farita petskribo al la ministro por popolbono ŝanĝi la decidon de la vilaĝa estraro.
Estontano (8464).
Oni plendas
Laŭ anoncoj en “S-ulo” mi sendis al esp. grupo ĉe Industri-Pedagogia Teknikumo, Moskvo 66, 2 Pl, lernejo “Komintern” Esp., Barnaul, Siberio, 1 Pl, esp. grupo, per adr. Ludwig Weidmann, St. Ingbert, Neue Messstr. 22, Saarl., 1 L kun 85 PM, 2 Pl, sed ne ricevis ĝis nun resp. Ankaŭ al Esp. soc., Helenes 2, Liepaja, Latvio, mi dufoje skribis sen sukceso. Mi jam atendas kelkajn semajnojn aŭ monatojn.
L. Polaschek, Wiener-Neustadt, Schelmergasse 4 a, Aŭstrio.
La militiro kontraŭ SAT
Ni ricevis jenan leteron: “Kara K-do! Mi sciigas vin, ke mi estas devigita ĉesi abonadi vian gazeton, kaj bedaŭrinde mi ne plu povas aliĝi vian Asocion, ĉar ĝi estas en P. malpermesita organizo. Mi estis minac-admonita, ke mi ĉesigu la pluan aliĝon al via Asocio, alie mi povus esti arestita, kaj sekve mi povus perdi mian oficon. Pluajn sekvojn vi komprenas ja mem. Mi restas ĉiam helpopreta por la bona ideo. (Subskribo.)”
Esperanto kaj laboristaro en Bulgario
Esp. lab. movado en Bulgario ĝis nun preskaŭ malestis. Antaŭ unu jaro en Sofio, poste en Plovdiv, lab. esp-istoj metis fundamentan ŝtonon por lab. esp. movado en Bulg. Nuntempe en ambaŭ urboj ekzistas grupoj. Ni kredas, ke baldaŭ la lab. esp. movado ĉi tie forte evoluos, ĉar granda parto de l’ bulg. esp-istoj estas lab-istoj. En lasta kunsido la lab. grupo de Sofio decidis tuj aliĝi kiel membro al SAT. Ankaŭ la grupanoj unuanime decidis zorgi pri disvastigo de l’ SAT-eldonaĵoj inter bulg. esp-istoj. Kvankam esp-o jam estas aplikata en ĉiuj kulturfakoj, ĝia disvastigo inter la lab-istaro estas tre malfacila. La gvidantoj ankoraŭ ne klare ekkonas la utilon de esp-o k dubas pri ĝia sukceso. La grupo decidis, aranĝi murgazeton, esp-e k bulgare, por fari pli bonan propagandon. La unua n-o aperos 1. okt. La grupo ankaŭ havas oficialan korespondanton de “S-ulo”. Ni petas eksterl. K-dojn sendi artik. por la murgazeto. Plostot. Pozitano 1. Rabotniĉeskata Partio, Sofio, por Esp. Grupo.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Essen. En Gladbeck i. W. okazis 16. 9. distr. lab. esp. konf. vizitita de K-doj el 13 urboj. Matene okazis kurso por kursgvid. kun provlecionoj laŭ rekta metodo. Oni konkludis uzi laŭeble dum la vintra sezono la rektan metodon en kursoj. Sekvis raportoj de la distrikt- k div. grupestroj pri la farita laboro. K-do Schiewe paroladis pri spirito k spirita laboro. La konfer. akceptis kontraŭ 4 voĉoj rezolucion konc. la popoldecidon kontraŭ militŝipoj. Partopreninto de l’ SAT-kongr. rap. pri la 8-a. POLIO. Varsovio. Kurso ĉe Social. Asocio de Lab. Universitato. Sekcio de Junularo (T.U.R.) organizita de Lab. Esp. Soc. “Laboro”. En centra ĉeforg. de P.P.S. “Robotnik” (Laboristo) ĉiulunde aperas longaj artik. de K-do Koss pri esp. movado el la prol. vidpunkto, redaktitaj de l’ LEA. J. Litauer.
[BILDO p.7 | 62,6,90,12] Desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo en kadro, kapbildo de la rubriko Recenzejo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
BES-a adresaro, 1928, de esperantistoj el ĉiuj landoj. Rilate al nacieco, politiko k religio plene neŭtrala. Eld. BES (Bohema Esp. Servo); Moravany v. Ĉ., Ĉeĥosl. — 72 pĝ. k anoncpaĝoj. Form. 11½×14 cm. Prezo 0.50 sv. fk.
Tiu libreto, 7-an jaron eldonita, ĉiam trovas ŝatantojn. Ĝi povas utili al tiuj esp-istoj, kiuj bezonas la lingvon kiel rimedon por korespondadi k interŝanĝi iujn objektojn. La pres-aranĝo ne estas tre klara, la prezento ne tre plaĉa. Krome mi trovis div. preserarojn. B.
Dr. Leop. Dreher, Supera Kurso de Esperanto. Kun antaŭvorto de prof. Th. Cart. Eld. de l’ aŭtoro, Kraków (Polio). 68 pĝ. Nur en esp-o. Form. 12×16 cm. Prezo nemontrita.
Hitherwood, Internacia Gastejo en Londono, 19, Sydenham Hill, London S.E. 26. Estas kampara domo ne malproksime de Londona centro, kies estrino eldonis belan esp-an prospekton.
Du ŝildoj (relief- k ebena ŝildo) en kartono, kun surskribo “Esperanto — lingvo internacia” k verda stelo, haveblaj kontraŭ 2 belgoj ĉe G. Vermandere, Antverpeno, Vleminckstr. 18 (Belgio), poŝtĉeko Bruselo 169 191. Rabato al grupoj k revendistoj.
S. Rublev, Esperanto-Kurso en du partoj. Dua eldono. Eld. CK SEU, Moskvo, 1928. La unua parto — 60 pĝ., la dua — 30 pĝ. Form. 17×25 cm. Prezo 1 g. mk. resp. 0.50 g. mk.
La unua parto estas tute esp-a k aranĝita laŭ rekta metodo (por grupa studo); la dua enhavas la klarigon de l’ gramatikaj reguloj; tre klare k kompreneble prilaborita estas ĉiu parto. Rapida disvendo de la unua dekmilo atestas pri la ŝatateco de tiu ĉi lernilo. B.
Amo kaj poezio, de Jan van Schoor. Havebla ĉe l’ aŭtoro, Julius de Geyterstraat 149/1, Antverpeno (Belg.). 94 pĝ. Form. 14×19 cm. Prezo 2 belgoj.
Mi supozas, ke en ĉiuj landoj la poŝtkartvendistoj proponas al admiro k amemo de soldatoj k servistinoj poŝtkartojn, sur kiuj ia soldato kisas ian belan sinjorinon. Kaj sub tiom belaj, koloregaj bildoj, du aŭ kvar versoj lamas. Nur la uniformo ŝanĝiĝas laŭ la armeo, laŭ la lando; koloroj, sinjorino, versaĵo lamanta, estas tutmonde samaj. Mi bedaŭras devi diri, ke mi trovis en tiu libro nur poŝtkart-versaĵojn. Mi ridegas pensante, ke neŭtralaj kongresoj kontentiĝas pri tiaj “floraj” ludoj, aŭ pri “pacifistaj”, same senfortaj ludoj. Mi nur memorigu la versaĵon de K-do Zausmer, legitan en la lasta n-o de “Sennacieca Revuo”: Boryslaw, tiom simpla k potenca, por montri ke en SAT aperas pli bonaj, riĉaj k viglaj kreaĵoj, ol inter neŭtralularo. Ĉu mi surprizos vin, s-ro Jan van Ŝor, dirante ke, en la “Verdkata Testamento” (mi volas preni neŭtralulan verkon), estas pli da amo k da poezio, ol en via “Amo kaj Poezio”? Ĉar kvankam s-ro Ŝvarc ĉiam finas versaĵon per vortludo aŭ alia malspritaĵo, li ofte enmetas iom da vera vivo en iun fragmenton, novan eltrovon en iun verson. — Nur kelkaj ritmoj, kelkaj senrimaj versoj kvazaŭ sukcesus en “Amo kaj poezio”, se ideoj ilin subtenus. Ĉu tiuj versoj, eble, ne estas tradukoj de la malpli bonaj erotikaj versoj el malpli bona danda literaturo de malpli bona epoko?
Jief.
— paĝo 8 —
16 SENNACIULO
Für einen Weltbund der Jugend (Por mondjunulara ligo). Eld. Lothar Schmidt, Frankfurt a. M. Prospekto por libro samtitola germanlingva. Tiu ĉi nova ligo estis tre vigla dum la lasta jaro k uzis por siaj intern. rilatoj esp-on.
Die Epoche Liaptscheff (La epoko Liapĉef). Eldonata “Weltjugendliga-Verlag”, Berlin S. W. 11. 24-paĝa broŝuro revuforma (en germ. lingvo) pri la evoluo de l’ bulgara faŝismo.
Was wollen die Anarchisten (Kion volas la anarkistoj). Eld. Grupo “Freie Jugend”, Gross-Berlin. Adr.: E. Jaehner, Lietzmannstr. 6, Berlin N. O. 43. Germanlingva broŝ. 16 pĝ. kun cirkulero de l’ eld. en esp-o.
Dr. R. Blochmann, Kalendarreformo kun fikso de pasko. Eld. Volkswohl-Verl., Kiel, Lornsenstr. 24. En germ. lingvo. Prezo 2 g. mk. Ĉiuj detaloj en esp-o per la eldonantoj.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
MOPR-gaz., Ivanovo-Voznes., n-o 4, sept., Du horoj el mia vivo (193), Jugosl. turmentejoj (194); Volksztg. (Popolgaz.), Mainz, Wiesbaden, Worms, 6. 8., 7. 8., Sit. de lab. en Usono (Detroit), Dimanĉa Lab-isto, London, 9. 9., resumo de art. pri Krimiĉaŭ, sen mencio de l’ fonto!). Signalen, Stokholmo, 13. 9., El la urbo de nia 8-a (205).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Daily Herald, London, 7. 9., Folkszajtung, Varsovio (judlingva), ?, parolas ankaŭ pri SAT k kongr., Accion Cooperatista, Barcelono, 7. 9., Der Deutsche Eisenbahner, Berlin, 2. 9. (kurso), Las Noticias, Barcelona, 2. 9., 9. 9. (ĉiudim.), Daily Herald, Lond., 14. 9., 20. 9.; D. Deutsche Eisenb., Berl., 9. 9. (kurso); Accion Social Obrera, Gerona, 5. 9.; Las Noticias, Barcel., 16. 9.
Peresper. artik. k leterojn enpresis:
MOPR-gaz., Ivanovo-Voznes., sept., Neue Zeitung (Nova gaz.), München, 31. 8. (Samara), Leninec, Rostov, 30. 8., 3. 9., Molot, Rostov, 2. 9., Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 2. 9., Krasnoje Ĉernomorije, Novorossijsk, 30. 8., Vlastj Sovetov, Stavropol, 1. 9., Krasnij Ŝahtjor, Ŝahti, 2. 9., Vlastj Truda, Vladikaŭkaz, 2. 9., Krasnoje Znamja, Taganrog, 2. 9., Krasnoje Znamja, Krasnodar, 2. 9., Groznenskij Raboĉij, Groznij, 2. 9.
Pri SAT k SAT-kongreso raportis:
Upsala, 1. 9., Arbeiderbladet, Oslo, 20. 8., Signalen, Stockholm, 6. 9., Väst-Svenska Kuriren, Göteborg, 15. 8., 18. 8., 22. 8., Ny Tid, Göteborg, 13. 8., Sjömannen (maristo), Göteborg, aŭg., Social-Demokraten, Stockholm, 20. 8. (kongr. rezolucio), Länstidningen, Östersund, 23. 8., Arbeiter-Zeitung für Schlesien, Breslaŭ, 10. 9.; Die Weltsprache, Wien, n-o 1; Bournemouth Daily Echo, 3. 9. (tre bona k detala rap. de nia K-do Stay).
Peresper. artik. enpresis:
Travail, Lyon, 15. 9.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
DISKUTEJO
Mi tre ŝatas artikolojn de K-do Krjukov kaj lin estimas. Tamen, kiam temas pri fundamentoj de nia movado — pri lingvo — necesas esti singarda pri li. 16-a paragrafo de l’ Zamenhofa gramatiko diras, ke ĉiuj internaciaj vortoj konsistigas ankaŭ la vortaron de esperanto. Ni esperantistoj ĝuste fieras, ke nia lingvo enhavas la internaciiĝintajn vortojn kaj terminojn. De infanaĝo reprezentantoj de multaj eŭropaj (pri aliaj mi ne scias) nacioj diras: observatorio, redakcio, komisariato, inflacio, iluminacio, kvalifikita, revizio, emisio ktp. Kaj nia lingvo ne devas ignori kaj malakcepti tiujn formojn, kion celas K-do Krjukov. Por mi kaj certe multiuj pli facile venas en la kapon la formoj: redakcio ol redaktio, kilometro ol metromilo, procesio ol soleniro, ktp. Per mia skribaĵo mi batalas por konservo de la internaciaj formoj en vortaro preparata, por malakcepto de proponoj de K-do Krjukov. El la vortoj internacie komprenataj ni ne faru vortojn specialajn por esperantistoj. Ili restu en sia ĝenerala formo kun esperanta finaĵo. La internaciajn radikojn ni lasu resti la fundamenta reto de nia lingvo. Certe ni toleru ankaŭ la formojn proponatajn, sed ni opiniu ilin neoficialaj.
(6489)
NEKROLOGO
La 25. sept. 1928 mortis, je proleta malsano, nia kara K-do
Moritz Axmann
SAT-ano n-o 6076 el Linz a. D. (Aŭstrio) en aĝo de 41 jaroj. Li estis fidelega SAT-ano k vera aktive kunlaborinta esp-isto. Honoron al lia memoro.
Aŭstria Lab. Ligo Esp-ista Grupo Linz a. D. Pasiva 8858.
NIA POŜTO
357. — Vian sendaĵon ni bone ricevis. “Determ.” estas destinita por “La N. E.” (scienca serio). Por “L. L.” ni utiligos iom post iom vian materialon. La Wünsd. artik. ne tre taŭgas.
1188. — Tre malfacile utiligebla pro sia longeco. Kiam ni bezonos felietonon, ni uzos.
8464. — Jes, kompreneble aperos via artik.
12 899. — Ni intencas uzi vian artik.
11 325. — Dankante pro denova kunlaboro, ni laŭeble utiligos viajn versojn. N. B.
[REKLAMO p.8] Klubo centra priservanta kelkmilon da Moskvaj geligilistoj (ge-PTT-istoj) kun iliaj familioj, la klubo, kies anoj estas geplenaĝuloj, gejunuloj, geknaboj, la klubo, kies larĝa kulturlaboro estas dividita je multaj sekcioj, la klubo, kie gastis multaj diverslandaj esperantistoj vizitintaj Moskvon, ĝi nun alvokas Gek-dojn de l’ tuta mondo amike interkorespondi kun ĝiaj anoj ĉu kolektive, ĉu individue pri la plej div. problemoj (virinaj, viraj, gejunulaj, geknabaj, moraj, profesiaj, ekonomiaj, profunuiĝaj, politikaj, liberpensulaj, teatraj, kant-, muzik-, sport-, radio-, foto- ktp. amatoraj). Oni respondos nepre. Se vi bezonas studi ion, la klubo helpos vin. Se vi bezonas iujn informojn, la klubo sendos ilin al vi. Se vi bezonas interrilati kun iu laborejo, fabriko, organizo Sovetia, la klubo peros vin. Notu la adreson: Moskvo. Centralnij Klub Svjazi. Al Esperanto-sekcio.
Atentu!
Kooperativistoj – Kooperativanoj – Organizoj
Organiz-Instruktora Kolegio de “Krasnoufimska unio de agromastrum- k kredit. kooperativoj” dez. kor. kun kooperativanoj, -istoj k organizoj el ĉ. l. pri t. de kooperativa evoluo k laboro.
Skribu nur seriozaj kor-antoj! Resp. estas garantiata. Adr.: Krasnoufimsk, Uralo, “Selkredsojuz”, Org-otdel., Sovetio.
Fervojistoj
Sendu de vialoka fervojistaro al tiu de Samara-Zlatousta fervojo salutleterojn okaze de l’ Oktobra revolucio (7. 11.) laŭ adr.: USSR, Samara, Uralskaja 29, kv. 3, al Jeleznjakov B.
ATENTU!
K-do Teod. Tkaĉenko (maŝinseruristo, fotoamatoro), str. Roza Luksemburg, 220, Taganrog (Sovetio), dez. koresp. pri lab. vivo k moraro, Pl, interŝ. samtemajn fotojn kĉl. Interesaj fotoj estas uzotaj en gazetaro.
[REKLAMO p.8] Kiu deziras havi tute objektivan plenan bildon pri la kultura vivo en USSR, pri literaturo, arto, teatro, kino, popolmoroj ktp. de la Sovetaj respublikoj, abonu la riĉenhavan, multilustritan revuon “INFORMA BULTENO” de VOKS (Tutsovetunia Societo por kulturaj interrilatoj kun eksterlando; rusa mallongigo — “VOKS”). Aperas la kvaran jaron en 3 eld.: angla-, franc- kaj germanlingva. Abonpago: 2 dol. amer. por 1 jaro, 1 dol. por ½ jaro, 0.60 dol. por ¼ jaro. Unu numero 0.10 dol. “Informa Bulteno” de VOKS estas la sola revuo en germana, franca aŭ angla lingvo, kiu donas en ĉiu numero resumon en esperanto pri la enhavo. Ĉiu esperantisto devas aboni la “Informan Bultenon de VOKS”. La “Informa Bulteno” de VOKS estas precipe utila por ĵurnalistoj, sciencistoj, teatramantoj, edukistoj, kulturuloj ktp. Postulu senpagan specimenon de “Informa Bulteno” de VOKS. Abonon kaj pagojn adresu al: Rich. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, Postĉekkonto n-o 6835. Redakcio: Moskvo, Mal. Nikitskaja, 6, “VOKS”, Presfako.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Al la direkto de morgaŭa ruĝo | 9 |
| Vojaĝaj impresoj el Suda Ameriko | 10 |
| Raportoj prezentitaj al la 1-a SAT-konferenco en Göteborg | 10—11 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 11 |
| Plena demokratio | 12 |
| Diversaĵoj | 12 |
| Sennaciula Sporta Paĝo | 13 |
| Tra Esperantio | 14—16 |
| Anoncoj | 16 |
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
N-ro 211, 18-a de oktobro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
[BILDO p.1 | 43,4,55,13] Kvinpinta stelo kun la literoj «S.A.T.» en la mezo, super la titolo de la gazeto.
5-a Jaro. N-o 211 — APERAS SEMAJNE — 18. Oktobro 1928
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
TIAL MI NE POVAS KREDI JE DIO
Mi ne povas malhelpi, ke mi restas timigita antaŭ la tromemfido de tiuj el miaj samspeculoj, kiuj kredas je iu dio, pri kiu oni povas paroli kiel pri homo. Kiam mi rigardas la stelojn, kaj dum mi pensas pri la humileco de nia terglobo, sur kiu la homo mem estas tiel malgranda, mi sentas min plena da doloriga modesteco, kaj mi ne arogas al mi, kvankam tio estas oportuna por la lingvo, pensi ke iu, kiu havas la samajn ecojn kiel mi, faris ĉion tion. Mi vidas cetere kun plezuro, ke miaj fratoj-kreduloj samopinias kiel mi je ia vidpunkto; ili rifuzas por la formikoj¹, kiuj estas tro malgrandaj (!), eĉ la percepton pri dio; ilia animo ne estas farita laŭ la bildo de dio, malgraŭ la admirinda aranĝo de iliaj socioj, sed por la homo nenio estas tro bona!
Oni respondos al mi, ke mi mem estas senfine fierega rifuzante konsenti pri la evidenteco, per kiu la misteroj de la naturo impone forlogas la plej nekredemajn. Ne estas mia kulpo, se tiu ĉi evidenteco ne krevigas al mi la okulojn; kaj mi asertas, ke mi estas male tre humila kaj tre modesta, en mia certeco esti nenio, sed oni ne kredos al mi.
Kio rilatas la misterojn, la mondo estas plena da ili; mi povus citi grandan nombron, rigardante kiujn la kredo al homeca dio havus por mi nenian utilon. Oni diras al mi ekzemple, ke la varmo estas ŝuldata al movo de tre malgrandaj korpetoj. Mi estas tute inklina kredi ĝin, sed mi demandas min kun maltrankvilo, kiel povas esti tiuj ĉi korpetoj, kies movo produktas la varmon; ili estas nek varmaj nek malvarmaj. Provu imagi korpon, kiu ne havas temperaturon; mi spitas vin en tio. Mi tiras min el la embaraso, dirante al mi, ke mi konas nur la aferojn de mia formato; mi ne povas koni tion, kio estas tro malgranda; mi konsolas min do ne koni tion, kio estas tro granda, kiel estus la dio, je kiu vi kredas.
* * *
Mi supozu, ke mi povus kredi, kontraŭ mia naturo kaj kontraŭ mia racio, je la ekzisto de iu dio, pri kiu oni povus paroli kiel pri homo ĉiopova (sed estas vere, ke mi nenion sciencan povas diri lokante min en hipotezon tiel malproksiman de mia reala stato; mi ne kredas je dio kaj, se mi kredus je li, mi estus diferenca de tio, kio mi estas). Se mi eĉ supozus, mi diras, ke mi povus kredi je iu persona dio, ne ŝajnas al mi, ke mi havus por li la sentojn de adoro kaj dankemo, kiujn oni postulas de veraj kreduloj; mi dirus al mi, ke li kreis min por sia propra plezuro, ke li ŝarĝis min per servo, pri kiu mi ne petis lin kaj kiun, tute sincere, mi bone estus malbezoninta, kvankam mia vivo ĝustadire estis feliĉa ĝis hodiaŭ. Kiam mi aŭdas rakonti al infanoj prifeajn fabelojn, mi ofte diras al mi, ke mi ne estus hezitinta, se bona feino prezentus al mi realigi unu el miaj deziroj; mi estus dezirinta “neniam esti ekzistinta”. Cetere, se mi bone komprenis, tion elpetis Hiobo, kiam li estis en mizerego². Sed kredulo, kiu atendas la eternan vivon, ne rezonas kiel ateisto, kiu kalkulas sole kelkajn jarojn da malboneta vivo; ateisto do ne povas scii, kion li farus, se li estus kredulo. Mi imagu sole, ke se mi estus kredulo kaj daŭrigus pensi kiel mi pensas nun, mi verŝajne havus la saman opinion kiel maljuna sinjorino, kiun mi konis dum mia infaneco, kaj kiu diris tute mallaŭte, kvazaŭ kaŝeme: “Mi ne amas la bonan dion, sed mi timas lin!” Ĉu ne estas tiu ĉi sento de timo, kiun volis estigi ĉe siaj aŭskultantoj, post la brulado de l’ Bonfar-bazaro, la fama dominikano Olivie’ (france: Ollivier)? Nu, la timo, ŝajnas al mi, tre malbone akordiĝas kun la amo.
Mi ne estas heroa denature; se mi kredus, ke absoluta majstro povus konsenti al mi eternan feliĉon aŭ kondamni min je senfinaj punoj, mi verŝajne evitus, en monaĥejo, la danĝerojn de l’ jarcento; mi pasigus mian mizeran vivon sublunan kantante la gloron de l’ despoto, de kiu dependus mia estonto. Estas ankoraŭ konsekvenco de mia ennaskita ateismo ne partopreni la admiron de l’ kreduloj por tiuj, kiuj solvis tiel la problemon de la vivo. La pastroj mem deklaras, ŝajnas, ke la monaĥa stato estas la stato plej perfekta. Miaparte, mi ne admiras la monaĥojn; mi ilin ankaŭ ne malestimas, ĉar mi estas certa, ke mi farus kiel ili, se mi estus kredulo; mi ne povas malestimi homon, kion ajn li faris; mi sentas min tro simila al li kaj tro kapabla imiti lin.
El “L’Athéisme” (La Ateismo) de F. Le Dantec trad. N. B.
¹ Kaj eĉ por la elefanto, kiu estas pli granda ol ni.
² “Malbenita estu la tago de mia naskiĝo!”
— paĝo 2 —
18 — SENNACIULO
KONFLIKTO EN JUGOSLAVIO
Balkano, kiu dum lastaj jardekoj estis konstanta kaŭzo de militaj konfliktoj, lasttempe denove vigle interesas la mondon. Nuntempe temas pri la interna konflikto inter la unuopaj nacioj, aŭ pli bone dirite inter la ŝovinista reganta klaso en Serbio kaj aliaj nacioj en Jugoslavio. Ĉar balkana politiko ne estas tre bone konata al la mondo, necesas ĝin prezenti iom pli detale. Ni reiru iomete en la pasintajn jarojn.
La fino de la mondmilito havis kiel sekvon kreon de kelkaj novaj ŝtatoj en Eŭropo. Sur Balkano estas post disfalo de aŭstrohungara monarkio kreita nova ŝtato la Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj aŭ ĝenerale nomata Jugoslavio. La 1-an de decembro 1918 aliĝis al Serbio la regionoj defalintaj de aŭstro-hungara monarkio t. e. provincoj: Slovenio, Dalmacio kaj Bosnio (estintaj antaŭe sub la regado de aŭstrianoj) kaj Kroatio (estinta kelkrilate memstara kun propra parlamento en Zagreb, kaj kelkrilate ĝi havis komunajn aferojn kun Hungario, Montenegro (iama sendependa reĝlando) kaj la regionoj estintaj sub regado de Hungario t. n. Vojvodina. Tiele aliĝinte libervole al Serbio estis el ĉiuj ĉi provincoj kreita Jugoslavio kaj la serba reĝo akceptita kiel reĝo de la nova ŝtato.
La esperoj, kiujn oni havis pri tiu nova ŝtato ne realiĝis. Tre evidenta diferenco de la kultura kaj ekonomia niveloj de la regionoj estintaj sub regado de aŭstro-hungara monarkio kaj Serbio ĉiutage pli kaj pli evidentiĝis. Serboj, popolo alkutimigita je militado, ne havas grandajn postulojn dum paca tempo je pli bona vivo, je plibonigo ekonomia kaj kultura. Iliaj politikaj partioj estas samtiaj. La ministroj kaj deputitoj estas homoj koruptplenaj, ŝovinistoj, kiuj nutras sian popolon per naciecaj frazoj pri “Grand-Serbio”. Verŝajne en la tuta mondo ne ekzistas ŝtato kie korupto tiel floras kiel en Jugoslavio.
La centralisma konstitucio, akceptita kontraŭ la volo de kroatoj kaj slovenoj, ebligas al serbaj ministroj liberan ekspluatadon de la tuta ŝtato, ĉar ĉiuj enspezoj kolektiĝas en la centro de korupto, la ĉefurbo Beograd famega pro sia malliberejo “Glavnjaĉa”.
Necesas klarigi kiel estas eble ke serboj havas en la parlamento plimulton. La leĝo pri elekto en parlamenton ebligas al serboj plimulton, ĉar ĝi estas diferenca por Serbio kaj la aliaj regionoj. En Serbio la elekto estas farata baze de la popolnombrado antaŭ la balkana milito. En aliaj regionoj ĝi estas farata baze de plej nova popolnombrado. Signifas do, ke en Serbio decidas ankaŭ mortintoj. Kiom ajn ridinda estas tiu ĉi aserto, tamen ĝi estas vera. La tuta ŝtato estas dividita je distriktoj kiuj elektas deputitojn. La distriktoj estas faritaj laŭ la nombro de l’ popolo. Do, en Serbio laŭ la nombro antaŭ balkanaj militoj kaj en aliaj regionoj laŭ la nombro plej novdata. Ekz. en Serbio necesas por elekti parlamentanon maks. 6000 voĉoj kaj en aliaj regionoj 12—14 miloj. Tiel la serboj havas plimulton en la parlamento. Krome la ĝendarmoj kaj la tuta polica aparato, ĉiam ĉe la elektado per batoj “influas” la volon de la popolo. Kiu ne voĉdonas por serbaj ŝovinistoj, tiu estas arestata, bategata, ofte eĉ mortigata. La suda Makedonio estas plej bona pruvo por tio.
La unua, kiu klare vidis la situacion kaj kiu komprenis, ke kun serbaj ŝovinistoj ne estas ebla kunlaboro baze de centralisma konstitucio, estis en parlamento vundita kaj poste mortinta gvidanto de l’ kroata kamparana partio Stefano Radiĉ. Dum kelkjara foresto el parlamento li serĉis komprenon inter la gvidantoj de eŭropaj politikistoj por sia tezo, sed li ne sukcesis en tio. Fine li estis devigita laŭ konsilo de eŭropaj “saĝuloj-politikistoj” iri en parlamenton kaj tie partopreni la laborojn. La parlamentlaboro, la partopreno en la registaro, ankoraŭ pli bone pruvis al kroatoj, la neeblecon, kunlabori en la parlamento kun la serbaj naciistoj kaj koruptuloj. Serbaj deputitoj, kiom ajn oni akuzis antaŭ la parlamento iliajn ministrojn pro evidenta korupto, ĉiam rifuzis transdoni tiujn lastajn al juĝistoj. Agante tiel, oni kreis pli grandan certecon por ŝtelado kaj la korupto floregis. Intertempe la streĉiteco kreskis.
Post pasintjaraj elektoj du serbaj partioj, la radikala kaj demokrata, kreis helpe de slovena klerikala partio kaj jugoslava mahometana partio t. n. “koalicion”, kiu prenis la regadon de la ŝtato en siajn manojn. En la opozicio restis kroata vilaĝana partio sub gvidado de Stefano Radiĉ kaj sendependa demokrata partio reprezentanta serbojn el la regionoj de iama aŭstro-hungara monarkio. Estas en la opozicio ankoraŭ kelkaj aliaj grupetoj kaj unuopuloj ne tre signifaj. La kroata vilaĝana partio kaj Sendependa demokrata partio formis pasintan aŭtunon vilaĝano-demokratan koalicion, kiu en la parlamento ludis gravan rolon farante al la registaro konsistanta ĉefe el serbaj radikala kaj demokrata partioj opozicion.
La problemoj starantaj je la tagordo de la parlamento devigis la opozicion apliki plej grandan obstrukcion¹ por malebligi, ke la proponataj leĝoj de la registaro povu esti akceptataj en la parlamento. Inter la problemoj estis la plej gravaj jenaj: Leĝigo de la Nettunaj² konvencioj, prunto el eksterlando sumiĝanta je miliardoj da dinaroj kaj la leĝo pri la impostoj, kiuj ankoraŭ ne estus egaligitaj. Konata estas la afero, ke de la leĝigo de Nettunaj konvencioj dependis la ricevo de la prunto el eksterlando. Samtiel konata afero estas, ke la regantoj estus ricevintaj kelkcent milionojn kiel makleraĵon de tiu prunto. Krome la kondiĉoj, sub kiuj la registaro volis akcepti la prunton, estis tiom skandalaj, ke la opozicio estis devigata plej energie kontraŭbatali la akcepton de tia prunto. Oni volis doni kiel garantion por repago ekz. la enspezojn de monopolo, fervojo ktp. La prunto cetere estus uzata plej grandparte por aĉeto de armiloj, por konstruo de fervoja linio respondanta ne al la bezono de l’ popolo, sed al la bezono de militistoj. Mallonge dirite, la prunto estus foruzita ne je la bono de l’ popolo, sed je la bono de l’ registaro.
La postulo de la opozicio egaligi en la tuta ŝtato la impostojn trovis ĉe la registaro plej energian kontraŭstaron, ĉar efektivigi la egaligon de la impostoj signifus por serbaj partioj perei inter la malriĉega loĝantaro de Serbio. Do, la novaj regionoj estis ekspluatataj ĉiupaŝe. Ankaŭ la nova prunto estus kuŝinta sur la dorso de la popolo el la novaj regionoj, dum la loĝantaro de Serbio ne estus tre sentinta tiun ŝarĝon. Tia estis la situacio en la ŝtato kaj en parlamento ĝis la 20-a de junio 1928.
En la kunsido de l’ parlamento tiun tagon la opozicio per transdonado de urĝaj proponoj malebligis al la registaro la laboron. Cetere flanke de la registaro kaj de ĝiaj grupoj preskaŭ neniu partoprenis la laborojn de la parlamento, sed kiam estis necese voĉdoni, oni per aŭtomobiloj kolektadis en Beogrado la deputitojn de la registaraj partioj. Kiam la voĉdonado finiĝis, la deputitoj denove disiris. La kunsido mem ne estis tre streĉita. Eĉ oni povus diri, ke ĝi estis — kompare kun la antaŭaj — sufiĉe trankvila. Jam de post kelka tempo antaŭ la 20-a de junio aperadis en Beogrado unu fi-gazeto laŭdire subtenata de ĉefministro Vukiĉeviĉ, en kiu gazeto la redaktoro publike deklaris, ke oni devus mortigi la gvidantojn de la opozicio Radiĉ kaj Pribiĉeviĉ. En tia atmosfero venis la fatala tago, kiam en la dirita parlamentkunsido la deputito de l’ serba radikala partio Puniŝa Raĉiĉ faris atencon kontraŭ la gvidantoj de l’ opozicio. La atencinto pafis tute trankvile 6-foje el revolvero. Mortis tuj en la parlamento la deputitoj de l’ kroata vilaĝana partio Pavle Radiĉ, la nevo de la gvidanto Stefano Radiĉ kaj Ĝuro Basariĉek. Tri aliaj, inter ili Stefano Radiĉ, estis grave vunditaj. La kunsido estis kompreneble
¹ Malhelpo de parlamentaj interkonsiliĝoj.
² Sen-taraj.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 19
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
La produktprogramo de K. F.
La origina penso, kiu estas la kaŭzo de la enmiksiĝoj en la industrioj, estadas intenco haltigi aŭ interrompi troaltigon de prezoj. Multaj el la industriistoj konas tiun principon de K. F. kaj tial atentas pri sia prezpolitiko. La nura ekzisto de K. F. do sekvigas utilojn, kiujn profitas ĉiuj konsumantoj, ĉu organizitaj kooperativanoj aŭ ne. La gvido de K. F. laboras laŭ ok direktivpunktoj, kiuj eble interesas la legantojn:
- La industrio de K. F. estu financigata per la propra ekonomio de la kooperativa movado.
- Estas pli bone ĝisplue deteni sin de industria intermiksiĝo ol pro tio esti ŝuldanto al eksterstaranto.
- K. F. ne devas sin dediĉi al tiaj industrioj, kiuj pro sia bona stato estas dependaj de la ŝirmo de imposto.
- Tiu cirkonstanco, ke K. F. vendas varspecon en sufiĉa amplekso por povi mem produkti ĝin, ne estas certa kialo por ekstarigo de propra industria entrepreno.
- K. F. prefere komencu produkti nur en tiaj industrioj, kie la kooperativa movado havas eblon starigi entrepenon, kiu estos tute konkurforta kaj teknike tute unuaklasa, inter la plej eminentaj en la lando. Resume: La industrio de K. F. devas ĉiam esti teknike unuaklasa.
- K. F. devas rilate al sia industria evoluo kolekti ĉiujn fortojn por solvi unu grandan problemon. Nur tiel la kuniĝo en la movado kaj la fideleco al ĝi estas konservata. Estas pli bone, ke K. F. administru unu entreprenon tiel, ke la asocio en tiu branĉo superas la privatajn entreprenojn ol ke K. F. en multaj branĉoj konkuru kontraŭ privatbranĉoj konkuru kontraŭ privatuloj.
- K. F. prefere produktu nur tiajn varspecojn, kiuj ĝenerale estas konsumataj en la membrorondoj, kaj kiuj ludas gravan rolon en la mastrumado de la membroj.
- K. F. prefere per siaj industriaj entreprenoj produktu nur kelkajn varspecojn por amaso da membroj ol amason da varspecoj por malmultaj membroj.
La kas- kaj libretenada sekcio
En la antaŭe aperintaj artikoloj ni ekkonis la vardistribuadon kaj produktadon, kaj tial estas bone ankaŭ konatiĝi kun la financa flanko kaj ankaŭ la agobranĉoj, kiuj estas sub la gvido de la financa ministro de K. F.
La vendado de K. F. en 1927 estis 120 milionoj da kronoj. La plej multaj el la industriaj entreprenoj estas organizitaj kiel memstaraj akciaj societoj, en kiuj tamen la tuta akcia stoko¹ apartenas al K. F. Tion oni faris pro oportunaj kaŭzoj. Por havi “ĝeneralan bilancon”, t. e. bildo de K. F. se la subentreprenoj ekzistus, estas necese kunkalkuli la diversajn entreprenojn kaj K. F. mem. Tiu koncentrigita bilanca bildo do estas la 31. 12. 1927:
| Aktivoj: | milionoj da kronoj | Pasivoj: | milionoj da kronoj |
|---|---|---|---|
| Kaso, je banko, obligacioj | 26.1 | Ŝparkaso | 42.2 |
| Pretendoj | 5.7 | Varŝuldoj | 6.0 |
| Hipotekŝarĝoj | 8.2 | Pruntoj | 0.8 |
| Varprovizoj | 16.6 | La industria fondo | 7.5 |
| Maŝinoj kaj objektaro | 2.9 | Ceteraj fremdaj ŝuldoj | 1.1 |
| Terhavajoj senŝarĝaj | 14.7 | Propra kapitalo | 15.1 |
| Interesoj en aliaj entreprenoj | 1.5 | Plus-saldo | 3.0 |
| mil. kr. 75.7 | mil. kr. 75.7 |
Nura rigardo je tiu forte skema bilanco donas al ni imagon pri signifa ŝparkasa agado de la K. F. La tri unuaj punktoj en la aktivoj diras al ni, kiel oni disponis la ŝparmonon. Ili ja forte pruvas, ke la monflueco estas bonega. La situacio estas tia, ke K. F. povus redoni ĉiun monon el la ŝparkaso kaj tamen agadi senhalte kun sia ordinara agforto. La kooperativa vardistribuado kaj industrio do ne estas dependaj de la ŝparkasa agado.
En la plej multaj konsumsocietoj la membroj povas lasi aŭ depreni sian monon. Tiuj societoj tamen estas nur kolektejoj de la ŝparmono. Estas K. F. kaj ne la lokaj societoj, kiuj prizorgas la ŝparkasan movadon. La societoj ne faras ion alian ol akcepti aŭ elpagi la monon por K. F. kaj doni raporton simplan pri tia faro. Pri la industria fondo oni eble demandas, kial ĝi ne estas enkalkulita en propra kapitalo. La respondo estas, ke la industria fondo ne estas vera fondo, sed konforma je obligacia pruntepreno. La nomo klarigas, por kio la mono estas uzata. Ĝi celas pluan evoluigon de la industrio de K. F.
K. F. kaj la bankoj
Mi tuŝis ĉi-supre, ke K. F. faras bankan servon al la apartaj membroj de la societoj. K. F. plenumas ankaŭ saman taskon por la mono, kiun la societoj disponas. La societoj nome ordinare ne havas proprajn kontojn ĉe la bankoj. Ili ja lasas sian monon, la tagkason ĉe ia bankkontoro en la koncerna loko, tamen ne je propra sed je la konto de K. F. Tia faro koncentrigas la monon en la manon de K. F. kaj ebligas al K. F. siavice lasi ilin en tia maniero, ke marĝeno (? Red.) estiĝas inter en- kaj eldonaj rentumoj.
K. F. rentumas tute laŭ banka maniero la monon de la societoj kaj postulas siavice ankaŭ rentumon je la ŝuldoj de la societoj al K. F. La rentumlibera tempo, kiun K. F. permesas al la societoj, estas tridek tagoj. En la lasta kongreso tamen estis decidite, ke la societoj aranĝu sian agadon tiele, ke ili ne bezonu pli longan krediton ol por dek tagoj.
La ĵus dirita koncentrigo de la “mova” mono supozas, ke la societoj ankaŭ havu eblecon senhalte povi ricevi monon je sia konto ĉe K. F. Tiu afero estas aranĝita tiel ke la societoj rajtas en sia loka banka kontoro ricevi ĉekon je la konto de K. F., kaj per tiuj ĉekoj pagi ankaŭ al aliaj liverantoj ol K. F. Tiu ĉi sistemo montriĝis tre praktika por ĉiuj. Ĝi estas tre malmultekosta, sed, ĝi postulas, ke K. F. havu intiman konon pri la ekonomia stato de la societoj, kaj ankaŭ ke K. F. povu fidi je tio, ke la societoj ne troŝarĝu la bankkontojn de K. F. Tiu kono kaj tiu fido dank’ al la revizia sistemo de K. F. estas tre granda.
John Johansson.
(Daŭrigota.)
¹ deponaĵo.
interrompita, la atencinto trankvile foriris. Du aliaj serbaj deputitoj Dragutin Jovanoviĉ, de serba demokrata partio, kaj Toma Popoviĉ de serba radikala partio, tuj post la atenco en la parlamento mem deklaris, ke la atencinto bone faris mortiginte la deputitojn kaj se li ne estus tion farinta, estus ĝin farintaj ili. La vunditajn deputitojn oni transportis en malsanulejon kaj operaciis ilin.
…a…v…o (Finota).
[REKLAMO p.3] NOVA SAT-ELDONAĴO! FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. Tradukis Senheredigito. — Ĵus aperis tiu ĉi bela legaĵo, kiu plezurigos la plenkreskajn K-dojn kiel la etulojn, en la “Biblioteko de Sennaciulo”. Ĝi estos unu el la plej ŝatataj verketoj, kiuj havigos al si multajn amikojn inter la SAT-Legantaro. Tre taŭga ankaŭ por komuna legado dum viaj kunvenoj. — Tuj mendu ĉe Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27. Prezo 0,60 gmk.
— paĝo 4 —
20 — SENNACIULO
RAPORTARO
de la 1-a SAT-Konferenco en Göteborg 19. aŭgusto 1928
- Laborista Vetur-Asocio (Transport House, Smith Square, London SW. 1)
La brita Laborista Vetur-Asocio (laŭ angla mallongigo W.T.A.) fondiĝis en 1921. La fondintoj konsistis el grupo da homoj aktivaj en la laborista movado, kiuj kredis, ke interŝanĝo de vizitoj inter diverslandaj laboristoj plej bone helpus al amikeco internacia kaj multe plilarĝigus la vidpunkton de la partoprenintoj. Tial ĝi ĉefe estas organizo, por antaŭenpuŝi veturadon kaj libertempadon en aliaj landoj por laboristoj. Inter vetur-asocioj ĝi havas unikan lokon, ĉar ĝi penas starigi personan kaj individuan kontakton inter la laboristoj vizitantaj kaj vizitataj. Ĝiaj prezoj por libertempoj kaj rondvojaĝoj estas kiom eble plej malaltaj, sin limigante je la necesaj elspezoj. Samtempe ĝi estas praktika komerca entrepreno, kiu provizas peradon por ĉiu fako de veturo tra lando, maro aŭ aero. Nun ĝi estas agento por la ĉefaj britaj kaj eŭropaj fervojoj, ŝip- kaj aeroplan-kompanioj. Politike sendependa kaj finance memstara, ĝi estas kunligata kun la brita laborista kaj sindikata movadoj per sia Ekzekutiva Komitato, kiu reprezentas ĉiun fakon de nacia kaj internacia laborista agado en Granda Britio. Komence la Asocio ĉefe aranĝis libertempojn por britaj laboristoj en aliaj landoj, sed pli kaj pli ĝi nun helpas alilandajn laboristojn viziti Brition. Dum somero de 1926, 110 anoj de la “Bildungsausschuss der Arbeiter” (Kleriga komitato laborista) de Bern kaj grupo el Danio rondvojaĝis. Ni kune laboris kun similaj asocioj en Belgio, Aŭstrio, Holando, Germanio, Svisio, Svedio, Danio kaj Usono.
Nun la Asocio posedas gastdomojn en diversaj landoj, ankaŭ en Britio, kaj povas akcepti alilandajn vizitantojn individue aŭ grupe. Speciale ĝi substrekas kontakton kun laboristaj organizoj kaj vizitoj al Labora, Kooperativa kaj Edukadaj institucioj. Tiu ĉi jaro la Asocio entreprenas veturaranĝojn por pli ol 15 000 personoj. La ĉefoficejo estas bona centro por alilandaj vizitantoj kaj la sindikatoj, delegitaroj politikaj ktp. nun regule uzas la servon de la W. T. A. Jam la Asocio organizis Internacian Konferencon pri Laboristveturado kaj nun ĝi funkcias por la aliaj asocioj kiel inform-interŝanĝejo. Kvarfoje dum la jaro aperis la oficiala organo Travel Log (Vetur-Taglibro), kaj ĝi lastatempe interesiĝas pri la internacia lingvo. Dumvintre la Asocio organizas lekciojn, sociajn kunvenojn, lingvajn kursojn ktp. por helpi en la edukad-influo de veturado.
- La Nacia Konsilantaro de Laborist-Kolegioj
Ĝia agado kaj taskaro estas jam plene priskribitaj en Sennacieca Revuo (aŭg. 1925 kaj junio 1926). Tial nur mallonga resumo necesas ĉi tie. Ĝi estas federacio de kolegioj en la diversaj urboj kaj distriktoj, kiu provizas ĉefe la sindikatanojn per kursoj en la sociaj sciencoj — historio de socio, ekonomio, historio de la sindikatoj ktp. Tute sendependa de la ŝtato kaj burĝa financa helpo, ĝi povas krei veran laboristan kulturon. Bazita sur rekono de la fakto de l’ klasbatalo, la N. K. L. K. senkaŝe helpas eduki la laboristaron por renversi la kapitalismon. Jen statistiko pri kursoj kaj studantoj. La falo en la lasta jaro okazis, ĉar la kursoj estis pli longaj kaj pro la ĝenerala apatio.
| Kursoj | Studantoj | Tutbrit. sindik. kun oficiala edukadskemo | |
|---|---|---|---|
| 1924/25 | 1048 | 25 071 | 28 |
| 1925/26 | 1234 | 30 398 | 35 |
| 1926/27 | 1201 | 31 635 | 32 |
| 1927/28 | 1102 | 27 147 | 31 |
The Plebs (La Plebo), ĝia ĉiumonata revuo kun eldonkvanto de 6000 ekz., subtenas depost 1921 esperanton. — Studo per korespondado por individuaj laboristoj estas grava fako en ĝia laboro. Korespond-kursanoj estis: 1923/24: 90; 1924/25: 645; 1925/26: 1459; 1926/27: 2702; 1927/28: 2385 (el tiu lasta cifero 254 esp. kursanoj, 893 angla lingvo. Aliajn lingvojn la N. K. L. K. ne instruas).
Financo. La tuta centra enspezo: 8410—15—4. El tio £ 6187 estis pagataj de sindikatoj al la centro.
La N. K. L. K. eldonas multajn lernolibrojn, kaj ili estas tradukataj por uzado en laborist-edukado alilanda. Ĝia “Skizo de Ekonomia Geografio” espereble aperos inter la SAT-eldonaĵoj. Por havi kontakton inter alilandaj K-doj, la N. K. L. K. organizis specialajn somerlernejojn en Francio (1925), en Belgio (1928). Ĉe la Internacia Konferenco por Laborista Edukado organizita de la Amsterdama Sindikataro en Oksford, ĝi proponis la alprenon de esperanto kaj certe ŝatus interrilati kun alilandaj organizoj por lab. kulturo.
LA KOMUNUMO JE NOMO DE ROZA LUKSEMBURG
Post longa jaro da laboro (mi gvidas la funkcion de granda publika biblioteko) mi fine ricevas monatan forpermeson kaj veturas por ripozi al miaj edzo kaj filo en suprenomitan komunumon, kie la unua laboras kiel agronomo kaj la dua — 3-jara Ribelul’ estas edukata en tiea infanvartejo.
Do: cent kilometrojn norde de Saratov, en estinta bieno de grafo Ŝeremetjev, antaŭ dek jaroj estis organizata komunumo je nomo de R. Luksemburg. Ĝiaj fondintoj estis kelkaj laboristoj, lasintaj siajn estingiĝintajn fabrikojn kaj forkurintaj el malsataj gubernioj. Furiozis la milito, kaj la jaroj sekvis unu la alian, malfacilaj kiel inkubsonĝo kaj malkvietaj kiel monta torento. Sekve la tiama komunum-anaro ne tre zorgis la plibonigon de agrikultura mastrumado: ja ĉies zorgo de tiama epoko estis — iele ekzisti kaj ne morti pro malsato.
Kiam do finiĝis la milito kaj larĝega rivero de revolucio eniris sian kvietan akvujon, kiam fabrikaj fajfiloj unu post alia sciigis pri la kolektiĝo al fronto de laboro — tiam, fidelaj al siaj laborejoj, formilitigitaj de siaj antaŭaj mastroj, la laboristoj grandamase komencis forlasi la komunumon. La tie restintaj, plejparte kamparanoj, starigis kiel sian ĉefan taskon — plibonigon de agrikultura mastrumado en la komunumo. Kaj malgraŭ diversaj malhelpaĵoj ĝi ekzistas, kreskas, ĉiam disvolvante sian laborkapablon.
En la nuna momento la komunumo konsistas el 120 homoj; al tiu sumo apartenas ankaŭ gemaljunuloj kaj infanaro, kiuj ne povas labori, sed la komunumo prenis sur sin ilian prizorgon. Tamen laboras preskaŭ ĉiuj, ĉar al tiu cirkonstanco multe helpas la en tiu ĉi jaro enkondukita sistemo de pripagata laboro. La viro por okhora labora tago ricevas 50 kopekojn, la virino 40, la infanaro por 4-hora labortago 30 kop. Poste, en jarfino, kiam estas realigata la rikolto, ĉiu ano de l’ komunumo, proporcie al la enspezita sumo dum tuta jaro, ricevas alpagon, tielnomatan provizan fonton. La familioj de l’ komunumanoj loĝas en apartaj, sufiĉe komfortaj kaj vastaj loĝejoj. Ĉio estas komuna, escepte de la kokinoj, kiujn ĉiu mastrino nepre havas.
La komunumo disponas pri 550 hektaroj da tero, el kiuj en tiu ĉi jaro estas prisemitaj 170 hektaroj. Estas enkondukita herbsemado kaj kvarkampa rotacio. En estonta jaro laŭ plano ĝi havos jam 200 hektarojn da kulturita tero de selekciaj¹ semoj. La komunumo havas muelejon, diversajn maŝinriparejojn, en kiuj oni riparas eĉ ford-maŝinojn², ne nur proprajn, sed ankaŭ por la ĉirkaŭa loĝantaro. Krome, estas tie elektrostacio, radio kaj du ford-maŝinoj; kion certe la estinta posedinto de ĉi tiu bieno — grafo Ŝeremetjev — ne havis. La anoj de l’ komunumo vivas multe pli bone ol kamparanoj. Precipe vi povus tion konkludi, observante la infanaron, kiu tre diferencas de tiu de l’ ĉirkaŭa kamparanaro. Ili aspektas tre sane kaj vigle, kun puraj, gajaj vizaĝetoj, orde vestitaj, kun ruĝaj kravatoj sur koloj.
¹ Bonspecaj.
² Maŝinoj nomitaj laŭ sia usona produktanto, la grandindustriisto Ford.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 21
DU TAGOJ EL VIVO DE BURĜ-ARMEANO
Ruĝfratoj, ruĝarmeanoj! Precipe al vi estas dediĉata tiu ĉi artikolo. En antaŭaj n-oj de “S-ulo” vi detale priskribis vian ĉiutagan vivon; do estas nun mia vico.
Mi revenis jam antaŭ jaro el burĝa kazerno, sed ĉiuj travivaĵoj restis ĝis nun freŝaj en mia memoro. Longegajn 547 tagojn mi travivis kiel ĉeĥoslovaka soldato. Du el ili mi volas hodiaŭ prezenti al vi: unu tute ordinaran, kaj unu “iomete” eksterordinaran tagon.
I
Ordinara tago pasas jene: Je 5-a horo matene la soldatoj leviĝas kaj ĝis la 6-a ili sin vestas, faras ordon, matenmanĝas kaj pretigas sin al la tuttaga okupo. Je la 6-a komenciĝas “matena duonhoro”. Nur en simpla uniformo, iam ankaŭ sen bluzo kaj ĉemizo, ili ekzercas sin, farante liber-ekzercojn laŭ la ekzemplo de suboficiro — antaŭ-ekzercanto. Per marŝo ili finas la “duonhoron” kaj preninte sian ekipon ili viciĝas. Kiam alvenas la rotestro, li tuj akceptas raporton. Soldatoj, kiuj transdonas kaj aliaj, kiuj akceptas tagdeĵoron, ceteraj, kiuj petas ion aŭ raportas ion, plie tiuj, kiuj plendas pri io kaj fine, kiuj estas ordonitaj al la “maldekstra flanko” de l’raportdonado. Ili ĉiuj vicordiĝis en unu simpla vico, kaj sinjoro kapitano nun iras de unu al alia akceptante raportojn. Plej longe li ĉiam haltas je fino de l’ vico. Tie staras la “ribeluloj” kaj “kulpuloj”. Sufiĉe longan tempon mi estis en kazerno, sed ne unufoje okazis, ke soldato estis juĝata prava. Ĉiam nur pravis superulo. Se ĉiuj soldatoj de tuta roto atestis, ke la plendanto diras la veron, ke la manĝaĵo estis nemanĝebla, kaj la deĵoranta oficiro diras: “Tio ne estas vero, mi gustumis tiun nutraĵon kaj ĝi estis bona”, tiam la tuta roto devas silentegi, kaj la plendanto estas arestata.
[BILDO p.5 | 21,30,35,46] Portreta foto de juna viro en soldata uniformo.
Certe interesas vin, kiaj estas kutime la pekoj de “maldekstruloj”. Tre diversaj: plej ofte estas “nesufiĉa konscio pri disciplino”, kiu kaŭzas, ke soldatoj ne sufiĉe rapide, volonte kaj bone plenumas diversajn ordonojn, ke ili eĉ iafoje ekmalobeas al malbonaj, kriemaj suboficiroj. Krome ofte okazas, ke oficiroj ĉe kofro-vizito trovas en ĝi ne nur “malordon”, sed ankaŭ malpermesitan literaturon kiel: “Komunista Manifesto”, “Lenin pri milito”, “Programo de bolŝevikoj”, laboristaj ĵurnaloj ktp.
Iuj havas ekipaĵon aŭ armilojn malordigitajn, kaj al tiuj kaj similaj kulpuloj starantaj nun je “maldekstra flanko” promesas nun sinjoro kapitano, kriegante, severan punon. Je la 7-a la roto formarŝas al ekzercejo. Tie ĝis 11-a okazas kutima ekzercado, nomata de l’ soldatoj per trafa termino “pelegado”. Opiniante, ke multaj el vi ne kapablas sufiĉe klare imagi, kiel aspektas tiu “pelegado”, mi ankoraŭ aldonas pli detale, ke la soldatoj dum tuta tempo, kiam la roto estas en ekzercejo, krom la mallonga ¼-hora paŭzo, preskaŭ ne haltas. El ĉiuj diversaj ekzercoj oni plej ofte faras la fundamentajn ekzercojn nomatajn “alsaltoj”. Ekzemple oni diras: “Malamiko estas en tranĉeoj sur tiu monteto, 500 paŝojn antaŭ ni (kaj ni devas ĝin per atako forpeli aŭ venki, tial) per alsaltoj antaŭ-en!” Kaj je tiu “-en” leviĝas tuta vico da soldatoj, kuregas kvin, ok paŝojn kaj kiel fulmotrafite falas teren. Kuŝas kelkajn sekundojn, pafas du-tri fojojn kaj kuregas denove, ripetante la saman ekzercon. Kaj tiel senĉese… Kion intencas la estraro atingi per tia ekzercado? Tio estas klara. Por ke tiu amaso ne kaŝu, ne konservu, eĉ ne kolportu danĝerajn pensojn, por ke ĝi — la armeo — estu fidinda, ĝi devas esti, laŭ ilia opinio, esti fizike, korpe kaj sekve ankaŭ spirite tute elĉerpita. Kaj (ili supozas): ju pli granda elĉerpiteco, des pli granda fidindeco.
Revenante en la kazernon, la soldatoj devas laŭ ordono de l’ rotestro kanti, sed lacigitaj ili havas humoron nek paroli unu kun alia, nek malfermi buŝon, tiom malpli kanti. “Ĉu vi ne kantos?” krias la estro. “Teren! Ŝovrampe antaŭen!” Kaj la laca roto ŝovrampas en koto aŭ ŝosea polvo antaŭen. Soldatoj montras, kiel ili “amegas” la patrion, kisante, ĉirkaŭprenante la teron — dum la rideganta oficiro diras al si “Dio, kiom mi estas potenca!” Ĉu estas mirinde, se la revenintaj soldatoj puriginte sian veston, ekipaĵon kaj armilojn, malgraŭ tio ke ili estas malsataj, ne havas apetiton, des pli, se la manĝaĵo tre ofte estas nemanĝebla? Vere ne.
Tagmezan paŭzon ili kutime tradormas. Antaŭ la 14-a komenciĝas denova okupo. Tute simila al la matena. Nur antaŭ la 17-a (kutime de la 16-a ĝis 16½-a estas lernado, kelkfoje ankaŭ la tutan posttagmezon. Tie en lernejo oni instruas pri “patrio”, pri “eksteraj kaj internaj malamikoj”, pri tio, ke “politiko absolute ne apartenas en armeon” (sed la soldatoj bone scias ekz. pri afero de generalo Gajda, eĉ scias pri tio tre bone el propraj spertoj); pri “bela historio de niaj legioj”, pri “humaneco de Masarik” kaj eĉ pri venenaj gasoj ktp…. Pri kazerna lernado, pri ĝiaj metodoj, temoj, pri instruanto, eĉ aŭdantaro oni povus skribi tute memstaran artikolon. Je 16½-a ĝis 17-a estas denove ekzercado, plejparte ekzercoj kun pafilo kaj marŝoj. Post tio estas taga ordono. Tiu enhavas diversajn sciigojn, novaĵojn, eĉ malnovaĵojn. Ĝi komunikas, kiuj oficiroj morgaŭ havos deĵoron, kiu roto deĵoros, kian eventualan okupon pli eksterordinaran, ekz. pafadon, tuttagan marŝekzercon aŭ similan aferon oni planas por morgaŭ. Lasta ĉapitro de l’ tagordono estas ĉiam plej ĝojiga: “Punitaj: soldato V. H. malrespektis ordonon de kaporalo X, 21 tagoj da severa aresto, soldato J. P. (ne kantis) pro sama peko, 14 tagoj, sold. K. L. havis kofron malordan (malpermesitan literaturon), 30 tagoj kazernkarcero; sold. A. V., F. N., J. P. (anstataŭ fari pentan vizaĝon) ĉe deva ŝovrampado donis malbelan ekzemplon ridante, ĉiu po 7 tagoj da severa aresto… kaj ankoraŭ aliaj kaj aliaj. Ne unu fojon okazis, ke en tagordono mankis “ĝojiga” lasta ĉapitro. Ne okazis, ke kazerna malliberejo estis vaka. Ĉiam iu “sidis”.
Post tralego de la tagordono estas disdonata vespermanĝo. Post tiu la soldatoj denove purigas sian armilaron, veston kaj ekipaĵon, kaj fininte tiun laboron ili estas liberaj. Ĝis la 21-a ili povas promeni, viziti kinon ktp. Nur ili ne rajtas partopreni en laboristaj kunvenoj, viziti “laboristajn domojn” kaj klubojn, ne eĉ kiel ajn veni en pli proksiman kontakton kun civiluloj, interrilati kun ordinaraj laboristoj aŭ kamparanoj. Kiam en la kazerno ekmallumas (je 21-a horo), jam ĉiuj devas kuŝi por dormi. Ili kuŝas, sed ne dormas. Komjunuloj, kiel ĉie, kiel en ekzercejo, ĉe raporto, en lernejo, faras ankaŭ nun sian taskon. Komenciĝas parolo, kaj longe ĝis nokto ĉiuj ĉambranoj priparolas tagajn travivaĵojn. Ĉiu soldato kalkulas, kiom da tagoj ankoraŭ li estos en kazerno, kio ankoraŭ okazos al li antaŭ fino de sia militservo. Kaj ĉiam la komjunuloj konkludas: “K-doj, memoru, ke la venonta milito ne estos milito inter du aŭ pli da nacioj, sed la finlukto de du klasoj, kaj ni apartenas al proleta, niaj oficiroj al la burĝa klaso. Ili donis al ni pafilojn, ni devas ilin uzi kontraŭ niaj klasaj malamikoj (kiel diris Lenin).” Per tiaj fajreroj finiĝas ordinara tago. (Finota.)
J. Vakulinĉuk (10032).
Krom infanvartejo la komunumo havas lernejon, bibliotekon kaj anguleton de Lenin kun gazetoj kaj libroj. Unuvorte, la komunumo, disvolviĝante, fariĝas vera agrikultura oazo, kiu pliboniganta sian mastrumadon, influas ankaŭ samdirekte sur la ĉirkaŭan loĝantaron. Nino Sulje (Narovatkina).
— paĝo 6 —
22 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
EKSTER NI
— Ĉu vere la sennaciuloj celas detrui la naciajn lingvojn?! Estus granda, nepardonebla krimo. Mi apenaŭ povas kredi, ke homoj, kiuj ne sidas en frenezulejo, povas celi pereigi tiajn trezorojn…
— Vi estas tamen ĝuste informita, sinjoro. Fakte la sennaciuloj plenkonscie celas la formalaperon de la naciaj lingvoj…
— !!! ??
— Kvietiĝu, mi petas. La sennaciuloj frenezaj ne estas. Cetere ne dependas de ilia volo, ĉu esperanto pereigos aŭ ne la de vi tiom ŝatatajn trezorojn. Sed permesu unu demandon. Ĉu vi opinias, ke esperanto estas, aŭ almenaŭ povas fariĝi literatura lingvo? Ĉu la tradukoj el la literaturaj ĉefverkoj, kiujn faris Zamenhof kaj aliaj talentaj esperantistoj, bone spegulas kaj komprenigas la originalojn?
— Mi opinias, ke jes…
— Nu, ĉu sekve estus granda domaĝo, se la venontaj generacioj konatiĝus kun Ŝekspir, Volter, Cervantes, Dante, Geŭte k. a. klasikaj majstroj nur pere de esperanto? Nuntempe la granda plimulto da kleruloj konas la verkojn de Homer, Virgil kaj de ĉiuj antikvuloj nur pere de nacilingvaj tradukoj. Tre malmulte da fakuloj ja kapablas legi antikvajn aŭtorojn en originala teksto.
La sennaciuloj havas la firman kredon, ke la nacilingvoj mortos kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur naciuloj kapablas tion fari dum militoj. Sekve ĉu decas ĝemkriadi, ke la sennaciuloj volas pereigi trezorojn?…
Se esperanto estas taŭga esprimilo por scienco, por tekniko, por literaturo, ĝi pli malpli frue sin trudos al la granda publiko tra la tuta mondo. Kaj sekve de tio estas evidente, ke ĝi fariĝos la ĉefa kaj eĉ finfine la sola kulturlingvo; estas al ni klare, ke la nuntempaj kulturlingvoj fariĝos arhaikaj kiel la lingvoj sanskrita, greka, latina. La naciuloj tion malhelpi ne povos.
Se vi bone pripensas la aferon, vi alvenos al la konkludo, ke ne la sennaciuloj devus sidi en frenezulejo, sed ĝuste tiuj esperantistoj, kiuj ne antaŭvidas la konsekvencojn de sia fervoro por nia “kara lingvo”. Al ili oni ĝuste povas rilatigi la latinan proverbon: Quos vult Jupiter perdere, dementat prius. E. L.
SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.
Vivo, movado
Mi skribas el lando, en kiu la proletoj vivas en teruraj kondiĉoj. En tiu situacio ĉiuj, kiuj nur iomete povas pensi, vidas la klasan diferencon, la kapitalisman produktsistemon kaj ĝian kulturon. Por pripensigi ĉiujn K-dojn, mi volas citi simple kelkajn harstarigajn aferojn. —
Unue: 21-jara virino en alumetfabriko, kie depost 7 jaroj laboras, ricevis post 40-hora laboro 6 pengojn kaj kelkajn fillerojn (t. e. 3½ mk. g.). Kiel ŝi vivu? Tiel kiel la bestoj. Aŭ ŝi devas post la laboro doni sian korpon al iu sinjoro. Alia afero: Tie, kie la polico persekutadas la laboristan movadon, kie eĉ ne estas eble amase ekskursi al iu loko, tie en laborista gazeto aperas anonco de la plej famaj alkoholkapitalistoj. Tiu bilda anonco montras tri famajn laboristajn gvidantojn, kiuj laŭdas la bierbotelojn. Kie estas la klasbatalo, la proleta kulturo? Alia afero: Oni preparas ekspozicion. Dum la tuta nokto ni laboregas. Sufiĉe bone ni kunmetis la materialon. Frumatene venas sekretpolicistoj kaj konfiskas kvar kontraŭmilitajn bildojn. Poste la ĝendarmo ne permesas en la provinco funkciigi esperantajn grupojn, eĉ kursojn. Ĉiupaŝe oni sentas la subpremon. Tiam aperas laborista esperanta kantlibro plena de popolkantoj militendencaj kaj naciismaj. Ĉu ni lernu esperanton, por poste konatiĝi kun tiaj libroj? Ni devas forigi el nia movado tiaspecajn aferojn.
Ankoraŭ unu afero: Dum la ekspozicio venas multaj proletaj vizitantoj, inter ili ĵurnalisto de laborista gazeto. Kelkaj ekkonas lin, tuj lin kaptas kaj klarigas al li la ekspozician materialon. Kiam ni montras al li kelkajn SAT-librojn kaj parolas pri la signifo de SAT, tiam li respondas: “Ne estas eble atingi sennaciecon, ĉar mi ankaŭ kaj ĉiuj hungaroj sentas, ke ili estas hungarlandanoj, kiel la germanoj diras: Ni estas germanoj. Ni havas la naciajn sentojn. Kiu eltrovis la sennaciismon, tiu persono nepre estas frenezulo.”
Tiel aspektas laborista ĵurnalisto, kiu eĉ ne havas komprenon pri la signifo de naciismo. Ĉiuj povas imagi, kiel estas redaktataj tiaj laboristaj gazetoj.
Mi citis tiujn aferojn, por ke la proletoj pensu racie kaj en aliaj landoj ne okazu similaj aferoj. Ni devas senlace labori por korekti tiajn erarojn kaj montri klare la vojon, sur kiu ni povas proksimiĝi al nia celo.
Pensemas.
EL NIA LETERARO
Kaŭze de la Tolstoj-artikolo en n-o 207 ni ricevis sekvantan tre interesan leteron, kiu tipe montras spiritostaton, pri kiu oni povas havi diversajn opiniojn:
“Je la memoro de grafo Leo Tolstoj. Pasis jam cent jaroj de kiam oni memoras pri grafo L. Tolstoj. Ni ekrigardu pli proksime, kiu estis li por gelaboristaro. Li estis burĝo, absoluta burĝo. Li kunsentis kun burĝoj kaj juĝis laboran klason ĉiam laŭ burĝa metodo. Iun laboristan doktrinon li ne agnoskis, sekve li agnoskis nur burĝismon, sed por ke sufiĉu por kiu verki, li eluzis suferojn de geproletoj por profito al si. Ĉu indas ke geproletoj memorigas kaj famigas lin? Sovetianoj despli. Ne povas esti, ke efektive li indas tion. En junaĝo, eksciante pri fama verkisto (antaŭ milito), mi akiris ekstraktajn broŝurojn el verkoj de l’ grafo. Mi legis, sed nenian famon trovis en ĝi. Relegante same mi ne trovis famecon en ĝi. Mi tamen daŭrigis pensi ke li estas fama, ĉar ĉiuj ja lin laŭdis. Tuj mi rememorinte komprenis ke li estis burĝo kaj burĝoj lin laŭdis. Ĉu sovetianoj efektive tuj tiel pensas kaj laŭdas paraziton, sangosuĉanton de geproletoj? Lian intelekton li akiris je konto de laboristoj, ilin artifikis, kaj ankoraŭ samon li faris post morto. Li ja helpis al burĝoj militi, ekspluati laboristojn, buĉi, por kiu li uzis sian intelekton; eĉ liaj verkoj tuj daŭrigas fari samon. K-doj, kie kaŝiĝis nia konscienco? — Enpresi petas:
N. Balodis (7714).”
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
SOVETIO. Leningrado. Dum periodo okt. ĝis marto 27/28 nia laboro rezultigis jenon: estis organizitaj 39 raportoj, kiujn aŭskultis — 4950 pers., precipe gelaboristoj; funkciis — 61 rondetoj kun — 900 partopr., — 25 rondetoj el ili estis pripagataj (meze 3 rubl. por unu leciono) aŭ 24—30 rubl. monate); laŭ satistiko, tiam sufiĉe malbone organizita kaj pro tio ne tre kompleta, estis sendataj eksterlanden — 1120 let. k ricevataj — 920 let. La koresp. tuŝis — 150 urbojn el 40 landoj; kune kun VOKS (Tutrusia Societo por kulturligo kun eksterl.) estis invitataj por Oktobraj festoj 15 lab. esp-istoj el div. landoj, krom tio nin vizitis 11 K-doj (el Anglio, Hungario, Svedio, Germ. k Jap.), kiuj elpaŝis dum kunvenoj en div. fabrikoj; ĉe ĉiuj urbaj distr.-kom. de IRH estis organizataj esp. konsultejoj, pere de kiuj estis transdonataj al ĉeloj — 40 let. el eksterl. de IRH-ĉeloj k politik-malliberigitoj. Ruvinskij.
Nova sukceso en Francio
La Federacia Kongreso de Junaj Socialistoj de la Sen (france: Seine)-departemento, kiu okazis 30 sept. en Montrej’ (france: Montreuil), akceptis principe la devigan studadon de esperanto.
Laboristoj kaj Esperanto
Dum la Kongreso de “Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK)”, kiu okazis en Germanio, meze de aŭgusto, oni aŭdis, ĉe oficiala raporto, la sekvantajn vortojn: “Mi opinias, ke vera laborista Internacio, kiu ne estas Internacio de oficistoj, sed Internacio de laboristoj, estos nur tiam ebla, kiam la batalanta Laboristaro parolas unu lingvon. Laŭ la nunaj cirkonstancoj, tiu lingvo povas esti nur esperanto.”
— paĝo 7 —
SENNACIULO 23
[BILDO p.7 | 7,7,35,13] Ornama desegnaĵo: malfermita libro kaj plumo inter du skribiloj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1928. Eld. UEA, 12 Bould. du Théâtre, Genève. Por membroj de UEA. Form. 11½×16 cm. 608 pĝ. — Kiel la SAT-jarlibroj, ankaŭ tiuj de la neŭtrala movado tendencas ĉiujare pligrandiĝi. Sed oni devas konsideri, ke en la UEA-jarlibro anoncoj k sufiĉe ampleksa enciklopedia parto okupas multe da spaco k dikigas la libron. La adresaro mem troviĝas sur la paĝoj 225—600 k estas beligita per fotoj de urboj k pejzaĝoj. Bedaŭrinde ne estas eble taksi la progreson de la movado, ĉar mankas statistikaj tabeloj, kiuj resumas la adresaron. Estus trompe laŭ la amplekso de l’ libro fari konkludojn pri la kresko de la movado. Ĉar laŭ la antaŭparolo de s-ro Jakob, la Direktoro de UEA, oni klopodas evoluigi laŭeble el la jarlibro veran internacian “Vademecum” (enciklopedian konsilon). Tio kompreneble kondiĉas eksterordinaran amplekson. Eble turistoj k vojaĝistoj ŝatas tian aranĝon. N. B.
Revuo Kultura, organo de Esp. Kultura Asocio, n-o 1, aŭg. 1928, Tokio. Adm. Junko Sibata, 1870, Kinuta-Okura, Kitatama, Tokio. 30-paĝa nova gazeto malgrandformata kun scienceca enhavo. Lingvo k stilo bonaj. Unu artikolo okupas sin pri la aprila kajero de “SR” (scienca serio) en kritika formo laŭ proleta vidpunkto. Ni bedaŭras, ke tiuj studentoj-eldonantoj ne kunlaboras ĉe nia Revuo anstataŭ eldoni novan gazeteton. Samformata, sed pli malampleksa estas kajero n-o 1 (aprilo 1928) de revueto Psiko, eldonita de la samaj personoj; enhavo: unu sola artik. pri psikologio. La japanaj esp-istoj ne dissplitigu siajn eldonfortojn, kiel nun okazas — certe ne por utilo de la movado. N. B.
Foiro de Frankfurt a. M. Aŭtuna foiro 1928. La foira oficejo eldonis, kiel kutime, ankaŭ por tiu ĉi foiro esp. lingvan prospekton per sia Esp. Fako. Ĉi lasta alvokas reklami per esp-o por la foiro en la gazetaro.
Literatura Informilo, eld. de Esp. Fako ĉe eldonejo F. Hirt & Sohn, Leipzig, n-o 5. 16 paĝoj da priliteraturaj artikoloj kun specialaj atentigoj pri la verkoj aperigitaj de tiu konata eldonejo.
Die Weltsprache (La mondlingvo), Wien, n-o 1, sept. 1928. Gazetservo k Informilo de l’ Ligo de Esp. Amikoj. Adr.: Wien, Postamt 34. Por la Liganoj senpaga. Minimuma jarkotizo 1 mk. g. — S-ro E. Pfeffer, kiu kreis, organizis k eldonis jam tiom multon en la esp. movado, prezentas al ni germanlingvan propagandilon en formo de gazeto (formato k amplekso de “S-ulo”). Samtempe ni sciiĝas, ke li kreis Ligon de Esp. Amikoj (neŭtralan kompreneble), kiu unuigu en laborkomuneco aktivajn esp-istojn k “amikojn de l’ esp. movado”. Valore estas, ke la gazeto estas sendata kiel gazet-informilo al 3000 germ. gazetoj, lernejestraroj k kultur-organizoj.
Petit Vocabulaire de termes diplomatiques. Eld. de l’ Esp. Akademio. Diplomataj terminoj en franca, germ., angla, itala, esperanta lingvoj.
L’ Initiation à l’ Esperanto de M. Rollet de l’ Isle. Eldonejo: Belga Esp.-Instituto, 11, rue du Petit-Chien, Antverpeno.
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Edasi, Tallinn, 15. 9., Faŝisma kult. (201); Le Matérialiste, Bruselo, sept., En lando de Kristo (204); De Kommunist, Bruselo, 19. 5., Por la juna Sacco, 30. 6., Instrua okazaĵo (190), 28. 7., El Argentino (195), 29. 8., El Argent. (201); Munkas, Bratisl., 7. 5., Sknemvar, 20. 6., Sur novaj vojoj; Juna Teksisto, Ivanovo-Vozn., n-o 75, Infansklaveco en Persio, Bezboĵnik, Moskvo, n-o 38, Letero el Palestino, n-o 36, rim. pri esp-o k liberpens.
Represis el “S. R.”:
Munkas (laboristo), Bratisl., 15. 5., Du francaj forkur., 1. 8. Ree juna, 8. 8., Mi vin ne laŭdas, Uj Elöre (Nova antaŭen), N. Jorko, 19. 8., Multatuli, 28. 8., Agitisto Ĥismetov, 1. 9., Ankaŭ ili estis por anark.
Represis el “La Lern.”:
Munkas, Bratisl., 23. 8., Ridanta Lenin, Uj Elöre, N. Jorko, 28. 8., Rid. Lenin.
Priesper. artik. k notojn enhavis:
ITF-Bult., Amsterdamo, sept., The Plebs, Lond., sept./okt., Daily Herald, Lond., 21. 9., Signalen, Stokh., 20. 9., D. Deutsche Eisenb., Berlin, 16. 9., Sächs. Arb.-Ztg., Leipz., 15. 9., Informa bult. de VOKS, Moskvo, n-o 34/35 (res. en esp-o); Ruhr-Echo, Essen, 18. 9. (esp. ang.), Munkas, Bratisl., 18. 8., 19. 8., Krasnoje Znamja, Krasnodar, 25. 5., 1. 9., Daily Herald, Lond., 28. 9., The Shop Assistant, Lond., 22. 9., Violet, Hilversum, 28. 9., Signalen, Stokholmo, 27. 9. (rubr.), Travail, Lyon, 29. 9., D. Deutsche Eisenbahner, Berlin 23. 9., 30. 9., Leningr. Pravda, Leningrad, 21. 9., Le Populaire, Paris, 2. 10., Las Noticias, Barcelona, 23. 9.
Peresper. artik. k leterojn presis:
Sächs. Arb.-Ztg., Leipzig, 21. 9., 22. 9. (art. de Nekrasov); Le Matérialiste, Bruselo, sept., Travail (laboro), Lyon, 22. 9., Munkas, Bratisl., 2. 6., Krasnoje Znamja, Krasnodar, 5. 5., 16. 8., 2. 9.
Pri SAT-Kongreso:
AIZ, Berlin, n-o 39, bildo de l’ SAT-kongr.
Korekto. En n-o 209 legu pĝ. 2, 2-a kol., 7-a linio de malsupre, 1 miliardo anst. 4. Tiom homloĝata la tero ja ne estas!
KONTRAŬ LA MILITON!
Nia grupo aranĝos esp.-pacif. ekspozicion. Ni petas ĉiul. Gek-dojn sendi al ni simpatiajn salutkartojn k leterojn. Adr.: K-do Adolf Hecht, Friedländerstr. 29, Zittau i. Sa.
Internacian Leteresperon
aranĝas Esperantoklubo “La Aglo”, Göteborg, la 1-an de decembro. Sendu leterojn kaj poŝtkartojn. Adresu al: prez. Elma Adamson, Nordhemsgatan 45, Göteborg, Svedio, por “La Aglo”.
KAMARADOJ EL ĈIUJ LANDOJ!
Por montri, ke esperanto estas pli disvastigita ol ido, sendu multnombre leterojn al Saratovaj Kursoj por fremdaj lingvoj kaj proponu enkonduki ĉe la Kursoj esperantan fakon. Estas dezirindaj leteroj de privatuloj kaj precipe de organizoj proletaj! — La adr.: Saratov, USSR, Kursi Inostrannih Jazikov, Nikolskaja ul, protiv Sovetskoj, Peranto M. Segal (127).
[REKLAMO p.7] „Espero” — „Tra la ☆ mondo” [desegnaĵo de razklingo]. Ĉu vi jam konas la plej bonkvalitan klingon ESPERO? Ĝi posedas eksterordinaran tranĉkapablon. Ĉiu fariĝu revendisto! —o— Al ĉi lastaj mi liveras afrankite 1000 klingojn por 54.— mk. germ. A. Reul, Würselen b. Aachen, Germanio
[REKLAMO p.7] ATENTU! Eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo
Kiel estas konate ekzistis antaŭ la milito esperanta socialista organo “Internacia Socia Revuo”. La administracio de ISR ankaŭ aperigis serion da eldonaĵoj en esperanto. Ĉi tiuj eldonaĵoj nun estas aĉeteblaj ĉe la Adm. de SAT, je tre malaltaj prezoj. Ĉiuj broŝuretoj eĉ havas historian valoron en la esp. movado.
Malmultekosta literaturo — Inkluzive afrankon! Prezo:
Pri la esenco de konstitucio, parolado de F. Lassalle, 30 pĝ. 0,20 mk. g. La piramido de tiranio, de F. D. Nieuwenhuis, 32 pĝ. . . 0,20 „ „ La reforma mono de Silvio Gesell, parte orig., 48 pĝ. . . 0,25 „ „ Por ataki kaj defendi, parolado de W. Liebknecht, 32 pĝ. . 0,20 „ „ La salajro, de P. Kropotkin, 22 pĝ. . . . . . . . . . 0,15 „ „ La mizeruloj (I), de Victor Hugo (fama verko), 248 pĝ. . . 1,20 „ „ La forto de la fortaj, de Jack London, 20 pĝ. . . . . . . 0,15 „ „
Krome ni posedas ankoraŭ malgrandan kvanton da: Krimoj de dio, de S. Faure, 32 pĝ. . . . . . . . . prezo: 0,20 mk. g.
Eluzu la okazon! Tuj mendu!
Administracio de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27 (Germ.)
ATENTU!
— paĝo 8 —
24 SENNACIULO
NIA POŜTO
3409. — En okazo de bezono ni uzos. Ni ĉiam preferas originalojn.
5135. — Via rap. estas iom longa. Sed ĉar ĝi estas interesa, ni uzos, tuj kiam la loko permesas.
Bulgarano. — Ĉar ni enmetas tutan artikolserion pri Bulg., vi komprenas, ke ni ne povas promesi al vi uzi vian art. Sed de tempo al tempo ni ŝatas ricevi viajn informojn.
3189. — Loko mankas. Ni preferas originalojn.
11 220. — Via koop. artik. estas uzinda, sed ni ĝis nun ne povas enmeti pro manko de loko.
5966. — Via artikoleto kompreneble estas tre plaĉa, sed ĝi estas al ni tro laŭda por esti publikigebla en “S-ulo”. Nur en okazo de iu jubilea n-o ni povas enmeti tian materialon.
10 512. — En okazo de bezono ni uzos, sed sen bildoj. Ĉi lastajn ni resendos nur kontraŭ pago de l’ afranko.
5981. — Via interesa artik. estas prokrastita, sed certe aperos, kiam loko permesos.
12 448. — Vi povas sendi al ni monon, ĉu en germ. valuto, ĉu en portugala, tute indiferente.
Landau. — Ni persone ne sendas provekz. de “La Informa Bulteno”. Ni peris vian peton al Moskvo.
5436. — Jes ni ricevis 3 foje mendojn al plena vortaro.
77. — Jes la 5 ekz. estas via rekompenco.
I. gr. de HESL. — Bildojn, fotojn ktp. ni ne havas. Adm.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
BELGIO
— K-doj el ĉ. l. sendu PM al K-do René Lecarme, Rue Large, Comblain-au-Pont. Tuj resp.
BULGARIO
Fraŭlo Ivan Valjaviĉarov, str. “Nikolaeva”, 29, Samokov, dez. koresp. kĉl., L, PI.
K-do Mair Aŝerof, str. “Izvorna”, 15, Plovdiv, dez. koresp. kun gesamideanoj el ĉ. l., L, PK, PI. Ĉiam resp.
GERMANIO
K-do Max Paul, Markt 209, Strehla a. E., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI. Resp. certe.
K-do Paul Noack, Bicusdorf 10, poŝto Weesenstein i. Sa., dez. interŝ. PM, kĉl. Por ŝpari afrankon mi petas alsendi ne malpli ol 25 pecojn. La saman kvanton mi resendos.
K-do Kurt Schöne, Schillerstr. 73, Radeberg i. Sa., dez. koresp. kĉl. Resp. garant.
K-do Willi Gross, Plauensche Strasse 1, Werdau i. Sa., dez. koresp. pri sportmovado k a temoj, L. Ĉiam resp.
K-do Friedrich Perles (jurstudento), Hint. Vorstadt, 42/43, Königsberg 5 (Pr.), dez. koresp., pref. kun Sovetio, Litovio, Latvio, Portugalio, Balkano, ekstera Eŭropo, L, PK, PI, PM. Resp. garantiata.
K-do A. Liebs (tramisto), Bautzner Str. 129, Dresden-N. 6, dez. interŝ. L, PI kun tramistoj de la tuta mondo pri nia fako. Resp. garantiata.
K-do Rud. Müller (tramisto), Struvestr. 36, r., Dresden-A. 3, dez. koresp. kun K-doj el eksterl. grandurboj. Mi kolektas trambiletojn, precipe interŝ. fakdemandojn. Sendas rekompence laŭ interkonsento a. kolektaĵojn. Certe resp.
HUNGARIO
K-do Ladislaŭo Spierer, IX. Ulläi-ut. 53, Budapest, dez. interŝ. nur esp. gaz. Sendu multe k amase. Certe k tuj resp.
K-do Vilhelmo Bleier sciigas siajn amikojn k koresp-antojn, ke lia nova adreso estas: Budapest, VII. Garai-u. 37, I. 4.
JUGOSLAVIO
K-do Luka Jeviĉ, Terazije, 7, Beograd, dez. koresp. kĉl., PI.
K-dino Nadejda Lazareviĉeva, Splitska, 27, Beograd, dez. koresp. kun junularaj K-dinoj el ĉ. l. PI.
SOVETIO
K-do Aleksandro Kalaŝnikov (studento), Gotmanovskaja, 9, kv. 9, Nijni-Novgorod, dez. koresp. kĉl., L, PI, bfl., precipe kun Oriento k Ameriko, ĉiuj ricevos resp.
K-do Kulagin, Kuzneĉnij, 3, Bogorodsk, Nijegor. gub., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI.
— Grupo de kooperat. oficistoj dez. koresp. kĉl., L, PK. Adr.: K-do Kulagin, Rajkustsojuz, Bogorodsk, Nijegor. gub.
Adresŝanĝo. — K-dino Pimenova, Elhovka, Samarskoj oblasti i okruga, domo de Jakuŝin (ant. Samara, Orenburgskaja, 74).
Adresŝanĝo. — K-do Kastja Panjŝin, Tovarnaja Baza Uraloblsojuza, N.-Tagil (stratŝanĝo). Korektu en Jarlibro.
— La komjunula ĉelo de konstrulaboristoj dez. koresp. Adr.: Moskvo, ul. Fridrika Adlera, 41 ij komitet stroit-raboĉik, al Jaĉejka komsomola.
SVEDIO
— Esperanto-studrondo de Nynäshamn, dez. serioze koresp. kĉl. gek-doj, pri ĉ. temoj. Adr.: K-do Gustav Hägg, Brunsgatan, 3, Nynäshamn, (SAT-ano 606).
Fervojistoj
en ‘S-ulo’ n-o 185 relegu pri ‘Nia klubo’. Ni, SAT-anoj, provu fari la familivesperojn internaciaj. Sendu por la vesperoj laŭdeziran materialon de viafakaj fervojistoj: salutleterojn, priskribojn de via studo, vivo, laboro, tekniko ktp. Ne nur seriozaĵojn, ankaŭ humoraĵojn. La vesperoj estas laŭfakaj k. amasaj (neesperantistaj.) Ni respondos. Adresu: USSR, Samara, strato de Leo Tolstoj, 94, ĵeldor klub, SAT-grupo.
ĉiufakaj
GELABORISTOJ! KOMJUNULOJ! JUNPIONIROJ!
Laboristoj de alkohol-branda fabriko volegas aranĝi regulan korespondadon kun Gek-doj el ĉ. l.; skribu kolektive aŭ individue. Virina, komjunula, junpionira fakoj ekzistas. Resp. garantias SAT-ano 11 944. Skribu multnombre! Adr.: USSR, Voronej, Kolcovskaja 1, Sprito-vodoĉn. zavod, Zavkom. (Esp.-fako).
ATENTU!
Kiuj eksterlandaj K-doj venos sekvontan jaron al Nürnberg, kie okazos la asocia festo de la germana Laborista Gimnast- k Sport-Asocio? Informojn petas K-do Gustav Küster, Altenweg 1, Bremen (Germanio).
SENDIULOJ, LIBERPENSULOJ
okaze de l’ kristnasko sendu abunde kontraŭreligiajn leterojn por kompletigi niajn amasajn paroladojn. Ni faros la samon. Adr.: USSR, Samara, strato de Leo Tolstoj, 94, ĵeldor klub, SAT-grupo.
SAT-ANOJ EL JUGOSLAVIO!
Saratovaj junkomunistoj interesiĝas pri vivo kaj laboro de Junlaboristaj Organizoj (precipe de junkomunistoj) en via lando. Skribu mem kaj peru kolektivan koresp-adon inter viaj junulaj organizoj kaj la junkom-istoj saratovaj! Leteroj estu sendataj laŭ la adr.: Saratov, USSR, Kamiŝinskaja 155, al M. Segal (127).
ATENTU!
SEU-Ĉelo ĉe telefon-fabriko je nomo de Lenin aranĝas okaze de 11-jara jubileo de Oktobra Revolucio specialan anguleton por internacia esp. korespondajaro al IRH-propagando. Gek-doj el ĉ. l. helpu al triumfo de esp. k IRH-movadoj en nia loko. Sendu L, PK, jurn., gaz., afiŝojn ktp. Ĉiu nepre ricevos resp.
Nia adr.: USSR, Nijni-Novgorod, Miza, Telefon. Zavod, al Esperanto-Grupo.
Komencanta grupo laborista de hufumnajla laborejo volas korespondi kĉl, interŝanĝi ilustr. gazetojn, ĵurnalojn ktp. La respondon garantias P. Tilin (9310). USSR, Leningrad, Vas. Ostr. 17 linia, 52/54, al esperantista grupo.
SAT-ANOJ ATENTU!
La 4-an de nov. nia grupo aranĝos sian unuan propagandan vesperon. Tial ni petas vin sendi al ni PK, salutleterojn, esp-aĵojn kaj propagandmaterialon. Ĉiu ricevos respondon.
Adr. al: K-dino D. Crosbie, 12 Chesser Ave., Edinburgh, Britio.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Tial mi ne povas kredi je dio | 17 |
| Konflikto en Jugoslavio | 18—19 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 19 |
| Raportaro | 20 |
| La komunumo je nomo de Roza Luksemburg | 20—21 |
| Du tagoj el vivo de burĝ-armeano | 21 |
| Tra Esperantio | 22—24 |
| Anoncoj, Korespondado | 23—24 |
Presejo: Uns-Produktivgenossenschaft, Leipzig (Germanio)
N-ro 213, 1-a de novembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 213 — APERAS — S.A.T. — SEMAJNE — 1. Novembro 1928[BILDO p.1 | 6,4,91,28] Kapo de la gazeto: kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. super granda ornama titolo «SENNACIULO», kun la devizo «Esperanto je la servo de l’ tutmonda proletaro».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. L a n t i | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. L e r c h n e r
PRI PROLETA LITERATURO
Instigite per enketo en la literatura revuo M o n d o gvidata de H. Barbüs, multaj revoluciemaj verkistoj esprimis sian opinion pri la temo, kiel kaj ĉu povas ekzisti proleta literaturo. Ne estas la unua fojo, ke tiu temo okupis la spiritojn, sen ke kontentiga solvo estus trovita. Trocki eĉ verkis tutan libron pri la problemo. La opinion de M. Gorki legis la K-doj en n-o 196 de “S-ulo”. El ĉiuj eldiroj rezultas, ke oni tre diversmaniere povas aliri la problemon. Oni solvas ĝin laŭ tio, ĉu oni rezonas marksisme-materialisme aŭ filozofe-idealisme, ĉu oni akcentas la kolektivismon aŭ individuismon. Sed du ekstremajn opiniojn oni certe povas formuli, inter kiuj laŭ ĉies subjektiva prijuĝo varias plej multnombraj konsideroj pri la problemo. Unu, la plej vastan certe, oni jene povus prezenti: Proleta literaturo estas ĉiu verko, kiu okupas sin pri sorto kaj vivo de proletoj, ĉiu verko, kiu metas en la fokuson de l’ konsideroj aŭ priskriboj proleton aŭ la Proletaron — ĉu suferantan, ĉu triumfantan — kiel heroon. Laŭ tiu vidpunkto ne nur Zola, Tolstoj, Gorki, Strindberg kaj aliaj samepokanoj de socialisma disvolviĝo estus proletaj literaturistoj, sed ankaŭ Dikens, Turgenev kaj Andersen, ĉar ili verkis pri malriĉuloj. La antitezon oni tiel povus formuli: Neniu proleta literaturo ekzistas, ĉar neniu vera subpremata kaj elsuĉata proleto kapablas esti kreanto de literaturo en siaj teruraj ekonomiaj kondiĉoj. — Oni tuj vidas, kiom da nuancoj povas dismetiĝi inter tiuj du tezoj.
Mi estas malproksima de tio, opinii min sufiĉe kompetenta, por trovi la sintezon, la solvon al la problemo. Sed estu permesate al mi, kritike esplori la du tezojn kaj iliajn variojn. Evidente la dua el la cititaj tezoj respondus proksimume al severe marksisma prikonsidero de la demando. Ni akceptu por nia rezonado almenaŭ unu firman bazon el la marksisma ideologio, la difinon pri p r o l e t o (kiun ni ja akceptas ankaŭ kiel “sennaciuloj”): Proleto estas homo, kies vivrimedoj estas la nura vendo de sia laborforto. Ni prezentu al ni kelkajn konkretajn ekzemplojn: Karbministo, dek horojn laboranta sub la tero por akiri siajn vivrimedojn; kontoristo, kiu dum dek horoj dancigas siajn fingrojn sur skribmaŝino por kopii iun malinteresan ciferaron; fabriklaboristo, kiu tutan tagon en malbona aero plenumas senvarian korpomovon; kalkulisto, kiu ĝis vespera mallumo siajn okulojn fiksas sur ciferseriojn. Ĉu tiuj ĉi proletoj post sia dekhora labortago ĉerpos el siaj eluzitaj korpoj kaj spiritoj la freŝecon necesan por verki literaturon? Ĉu la emo ennaskita, la kapablo, la talento ne delonge formortis en tiaj kondiĉoj? Sendube ni alvenas al la konkludo, ke neniu proleto, en la vera senco de la vorto, kapablas verki literaturon . . .
Sed ekzistas du faktoroj, kiujn ni, tiel konkludante, malatentus. Unu faktoro estas la homa v o l o aganta. Tute sendepende de la laborkondiĉa malbonŝanco ni vidas iujn homojn ekverkantajn sub la impreso de fortaj ideoj. Certe ili ne estas multaj; sed ili estas. Cetere tio ne kontraŭas la antaŭan tezon bazantan sur la materialisma koncepto. Ĝi nur montras, ke individua homa volo aganta kontraŭas subpremon per la materiaj fortoj. Se ni neus la kapablon de tia volo ĉe individuo, ni logike ankaŭ devus nei ĝin ĉe kolektivo — sekve ĉiu ribelado kontraŭ la subpremo flanke de proletaj amasoj estus malebla. Kiel do klarigi la kapablon de kelkaj proletoj superi la malbonegan materian situacion kaj literaturi? La fakto ne estas pli surpriza, ol tiu, vidi kreantaj, verkantaj malsanulojn, februlojn (Heine, Ŝopin, Bethovn). Proleto pro sia materia situacio estas komparebla kun malsanulo. Kiel tiuj malsanaj eminentuloj, li iafoje estas krekapabla, ĉar ia potencega forto pelas lin. Tiu forto estas la k o n s c i o. Homo nekonscia certe neniam sentos en si volon por verkado. Sed proleto, kiu konsciiĝis pri sia propra kaj la situacio de sia samsortularo, p o v a s, se tiu konscio estas superforta, venkante la materian mizeron fariĝi kreanto. Sekve la kresko de klaskonscio inter Proletaro, formiĝo de ĉi lasta kiel klaso, devas esti konsiderataj kiel bazo por kreiĝo de proleta literaturo.
La alia faktoro estas, ke homoj, kiuj estinte vivis en vere proletaj kondiĉoj, sed nun ne plu estas proletoj en tiu senco, verkas laŭ la memoroj, kiujn ili havas pri la estintaj travivaĵoj. Multaj inter la nunaj t. n. proletaj verkistoj apartenas al tiu kategorio: Sinkler, London, Beher, H. Zur Mühlen ktp. Aŭ ili tiel intime kunvivas kun proletoj el fabrikoj kaj laborejoj, ke ili kunsentante kvazaŭ t r a d u k a s iliajn parolojn en la literaturan lingvon. Se ni konsideras ilian literaturon kiel “proletan literaturon”, jen ni proksimiĝas nepre al la unua el la du cititaj tezoj, kiu tiom kontraŭas la severe-marksisman. Se ni
— paĝo 2 —
34 — SENNACIULOnin turnas al Gorki, unu el la tiuspecaj “proletaj verkistoj” — oni legu lian komence menciitan artikolon — ni ekkonas, ke li ne parolas pri proleta verkisto kiel ekzistanta faktoro, sed skizas lin al ni kiel idealon, kiel estontulon. Li ankaŭ akcentas en tiu artikolo “la voladon al libero de laboro kaj verkado” kiel ĉefan instigilon. Li akcentas la volon, li limigas ĝian determinitecon. — Efektive, oni vidas, ke la diferenco inter la du tezoj pri proleta literaturo kaj la variaj opinioj pri ĝi estas intime ligitaj kun la opinio pri determinismo kaj vollibereco.
Ni tiru konkludon el la malmulto dirita (pli disvolvi la temon malpermesas la spaco): Ni opinias, ke sampaŝe kun la venko de la proletoj super la nuna sociordo kreiĝos “proleta literaturo” (sed la vorto “proleto” ŝanĝos sian signifon kun la progresanta liberiĝo, kun la transformiĝo de l’ sistemo). Ni opinias, ke hodiaŭ ekzistas nur ekĝermetoj de tia literaturo, ke estas erare nomi proleta¹ ĉiun kun la laboristaro simpatiantan literaturon. Ni opinias, ke nia SAT-literaturo ludos distingan kaj decidan rolon en la kreiĝo de estonta proleta literaturo, konsiderante, ke liberiĝo de l’ Proletaro ne estos ebla sen komuna lingvo. N. B.
¹ Tial ni avertas ankaŭ tiujn trofervorajn K-dojn, kiuj rifuzas la t. n. “klasikan” literaturon kiel neindan esti legata de proletoj. Legi la antikvulojn (Homeron, Platonon) aŭ la pli modernajn “burĝojn” (Geŭte, Volter’) ne signifas por proleto misuzi tempon kaj energion! Tion mi ne skribas kiel tradukinto de “Faŭsto” (ĉar el tiu traduko mi ne havas iun personan profiton), sed pro konvinko. Malkonsentante kun la K-doj, kiuj dum la debato de l’ 8-a Kongreso “kondamnis” principe la “Faŭst”-eldonon ĉe SAT, mi opinias, ke nia hodiaŭa laborula generacio (kaj kredeble ankaŭ estontaj) bezonas tiujn verkojn kiel fontojn de scio kaj arto.
[REKLAMO p.2] Jam la 3. eldono — Post elvendo de 25000 ekz. jus aperis la 3-a, korektita eldono de la ŝatata kursa lernolibro por laboristoj laŭ rekta, parola metodo Petro. Prezo: 0,70 mk. g. — La aŭtunaj kursoj komenciĝis! Mendu tuj la bezonatajn ekz. rekte ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27. Sovetianoj ĉe CK SEU, Moskvo, aŭ nia agentejo en Kremenĉug.
KONFLIKTO EN JUGOSLAVIO
(Fino)
Alkuris la reĝo, ekregis konfuzo, la registaro ektimis, ke en la lando eksplodos revolucio kaj tuj estis ĉesigataj ĉiuj telefonaj kaj telegrafaj rilatoj inter Belgrado kaj la cetera mondo. La gvidantoj de l’ opozicio Radiĉ kaj Pribiĉeviĉ tuj deklaris, ke la popolo konservu trankvilon, kaj la popolo obeis. Militistaro, ĝendarmaro, policistaro, ĉio estis preparita por kontraŭbatali per pafiloj la revolucion, kaj certe estus mortigitaj miloj kaj miloj, se io estus eksplodinta. Ĉe la manifestacioj en Zagreb ja estis mortigataj 3 junuloj, ĉar ili kune kun aliaj manifestis kontraŭ tia parlamento kaj kontraŭ la registaro. Plej interese estas, ke la polico deklaris la mortigitajn junulojn kiel komunistojn, ĉar ĉe unu el ili ĝi trovis rublojn de generalo Vrangel, do senvaloran paperon. La polico kompreneble ne tuj diris, ke tio estis Vrangel-aj rubloj. La ekscitiĝo estis grandega, ĉie la popolo estis treege furioza kontraŭ tiaj parlamentaj metodoj.
La registaro, sub kies regado la atenco okazis, ne volis eksiĝi, ĉar ĝi preferis resti en sia pozicio, kiu ebligadis al ĝi la ekspluatadon de l’ popolo. Post iom da tempo ĝi tamen eksiĝis, ŝajnigante, ke ĝi volas cedi al opozicio kaj ebligi formadon de nova registaro. La gvidantoj de la opozicio deklaris, ke ili postulas disigon de l’ parlamento kaj formadon de neŭtrala registaro, kiu efektivigus la liberajn balotojn.
Komisiata estis unu el la radikala partio por formi novan registaron. La gvidantoj de la opozicio plej energie rifuzis ĉiun interparolon kun li. Komisiata estis poste generalo Haĝiĉ por formi neŭtralan registaron, kiu konsistus el la homoj starantaj ekster politika vivo kaj kiuj ludas en la scienca aŭ ekonomia vivo gravan rolon. Tiu ĉi komisio montriĝis kiel ordinara komedio. La konsultado daŭris 12 tagojn kaj poste la generalo redonis la komision ne forminte la registaron. Kaj tiam revenis la antaŭa registaro en nova formo. La formadon de registaro efektivigis gvidanto de slovena klerikala partio, pastro Korošec, kiu en la antaŭa registaro okupis la postenon de ministro por internaj aferoj kaj sub kies regado okazis la atenco en la parlamento kaj mortigado de manifestantoj sur zagrebaj stratoj. Estas tamen interese, kial oni komisiis tiun ĉi pastron por formi la registaron. La tendenco estas tre evidenta. Oni volis montri al la mondo, ke en Jugoslavio regas libereco, ke eĉ la reprezentanto de slovena klerikala partio, kiu havas ĉ. 20 deputitojn el sume 313 povas esti ministro-prezidanto. La mondo scias, ke serboj estas ortodoksreligiaj kaj jen, ili cedas la ĉefajn ministriojn al katolika pastro. Do, kroatoj kaj serboj el la regionoj de iama aŭstro-hungara monarĥio tute ne havas kaŭzon por ribeli kontraŭ la reganta klaso serba.
La unua ago de la nova registaro estis kunvoki la parlamenton en la sama ejo, kie okazis la atenco kaj en la parlamento akceptigi la “nettunajn konvenciojn”, do agi kontraŭ la energia postulo de la opozicio elpelita per revolveraj pafoj el la parlamento. Ankaŭ tie ĉi vidiĝas, kia estas “la frato en Kristo”, la pastraĉo Korošec. Responde al tiu provoko de la nova registaro kunvenis la opozicio la 1. aŭg. en malnova kroata parlamentejo en Zagreb, kaj post pritraktado de la situacio ĝi formis siajn decidojn jene: 1. Neniu leĝo, speciale neniu financa leĝo, farita en la parlamento dum la foresto de la opozicio el la parlamento, validas por la regionoj, kiujn reprezentas la opozicio. 2. La opozicio konstatas, ke en la konscio de la popolo nuliĝis la akto de 1. decembro 1918 kaj la konstitucio, kaj laŭ tio la opozicio deklaras, ke ĝi entreprenos ĉiujn eblajn paŝojn por la ŝanĝo de l’ ĝisnuna regadsistemo en la ŝtato je tia, kia plene garantios, ke la unuopaj partoj de la popolo ne estos subpremataj de iu ajn alia parto, kiel ĝis nun okazis. — Post tio la opozicio komencis agi inter la popolo konforme al siaj decidoj faritaj dum sekretaj kunvenoj.
Unuflanke do Jugoslavio havas la parlamenton, en kiu okazis mortigo, kaj aliflanke estas la opozicio, kiu ne rekonas la parlamenton kaj faras la decidojn deklarante la laboron de tiu parlamento en Belgrado nedeviga por la regionoj, kiujn ĝi reprezentas. En tiaj cirkonstancoj venis la morto de la gvidanto de l’ kroata vilaĝana partio Stefano Radiĉ, kiu estis treege ŝatata pro sia granda kaj oferema laboro por la kroata popolo. Li estis vere edukisto por tiu popolo, kiu antaŭ ol li komencis aktive labori en la popolo mem, eĉ ne havis preskaŭ la konscion, kiom ĝi valoras por la ŝtato. Lia enterigo montris, kiom li estis ŝatata. Necesus priskribi lian laboron iom pli detale por montri ĝin.
La registaro sub prezido de pastro Korošec akceptigis tagon post la enterigo de Radiĉ la “nettunajn konvenciojn”. Por la konvencioj voĉdonis sume 90 deputitoj el 313. Ekestas nun la demando, ĉu tiuj konvencioj validas. La opozicio deklaras ilin senvalidaj. La malriĉa laboristaro kaj kun ĝi la tuta popolo en Dalmacio manifestas kontraŭ la konvencioj. La pastraĉa polico kaj ĝendarmoj persekutas la popolon pro manifestacioj. La faŝistaj mastroj de kelkaj italaj fabrikoj en Dalmacio
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 35maldungas la dalmaciajn laboristojn kaj alkondukas novajn el sia faŝista Italio. Italio protestas ĉe la registaro kontraŭ la manifestacioj. Korošec deklaras, ke li prenis la regadon de la ŝtato laŭ deziro de l’ Vatikano.
Interese estas konstati, ke la serba ŝovinista registaro volis amputi la kroatojn kaj serbojn kaj proponis tiun solvon al la reĝo. Nur pro energia kontraŭstaro de la gvidantoj de l’ opozicio tiu amputo estis malebligata. Per tiu amputo volis nome la serbaj ŝovinistoj liberiĝi de l’ kroata opozicio por povi libere ekspluati la ceterajn regionojn. Aliflanke la registaro riproĉas la opozicion, ke ĝi estas kontraŭ la nuna ŝtato, ĉar ĝi postulas justecon kaj liberecon. Konduto inda je katolika inkvizitoro.
Plej interesa estas tamen la nuna stato de tiu konflikto. La registaro ĉiel volas prezenti la batalon kontraŭ si, kiel batalon kontraŭ la ŝtato. Estas konate ke en Jugoslavio ekzistas fama “Leĝo pri defendo de ŝtato”. Ĝi estis direktata siatempe kontraŭ la komunistoj. Nun la registaro sendas tra kroataj regionoj siajn agentojn, kiuj nokte disĵetas en la vilaĝoj kaj urboj komunistajn flugfoliojn preparitajn de l’ registaro, kaj poste venas la ĝendarmoj, faras esplorojn, malliberigas homojn ktp.
La registaro deklaras, ke ĝi scias, ke la komunistoj estas preparitaj kaj atendas nur taŭgan momenton por revolucio, ke el Sovetio estas senditaj jugoslavaj elmigrintoj por fari atencojn kontraŭ la politikistoj de la regantaj partioj kaj de l’ opozicio ktp. El tio ĉi estas videble, ke la registaro prepariĝas por novaj krimoj, por novaj atencoj kontraŭ la opozicio, kaj la kulpon ĝi ĵetos sur la komunistojn aŭ pli bone sur la tutan popolon, kiu estas kontraŭ ĝi.
Kiel rilatas la laboristaro al tiu ĉi konflikto? En tiuj ĉi ĉefaj linioj estas prezentita la tuta stato en la lando. La laboristaro vidas klare, ke estas neebla iu laboro je socia kampo, ĉar ĉiu, kiu sin deklaras kiel sindikatano, estas konsiderata flanke de belgradaj ŝovinistoj kiel komunisto. Pro tio nun ĉiuj sociaj problemoj kiel ankaŭ la kulturaj estas starigitaj malantaŭen kaj ĉiu sin okupas nur pri tiu konflikto. Tiel longe, ĝis tiu konflikto ne pasos kaj la cirkonstancoj ne aliiĝos, estas neebla ĉiu laboro. La Laboristaro de la mondo sciu pri tio kaj subtenu morale tiun batalon. Ĝi estu konvinkita, ke ĝi per tio multe helpos en la venko de justeco kontraŭ la perforto de l’ serba ŝovinismo.
. . . a . . . v . . . o
NE SENDU TRO LONGAJN ARTIKOLOJN! VERKU KONCIZE!
HODIAŬ EN BULGARIO
IV
Banditoj
Oni aŭdas multe pri banditoj. Tiel oni nomas politikajn malamikojn, forkurintajn en la montojn. Tra solecaj, rokaj kaj sovaĝaj montoj ni marŝis. Ĉie paca loĝantaro. Nenie ni renkontis banditojn, krom armitaj ĉifonuloj sur solecaj vojoj. Sur la vojo al Sofio la ĝendarmoj tre ŝatas rigardi vian foton; estas kvazaŭ ilia pasio. Ŝajnas, ke post tiom da frostaj vintroj en la montoj ne povas resti eĉ unu el tiuj malfeliĉaj banditoj por semo, sed en la fantazio ili devas vivi, por pravigi la tenadon de multnombra ĝendarmaro.
Tia estas la vivo en lando tre bela kaj riĉa laŭ naturo, loĝata de paca, laborema kaj idealema kamparanaro.
La gazetaro
La nuna registaro traktas la bulgaran konstitucion kiel literaturan verkon, taŭgan nur por muzeo; same ĝi traktas ĉiujn leĝojn.
Per la nuna makedona registaro en Bulgario komenciĝis epoko de perfortoj, “senpostsignaj malaperoj”. Aperis “specialaj leĝoj”, kiuj leĝigis senleĝecon super la laboristaro kaj intelektularo, kaj kiuj malligis la manojn al diversaj fihomoj. Ĉi tiuj prizorgas la gazetaron. Konfiskado kaj subpremo de laboristaj gazetoj, “malaperoj”, malliberigo kaj enkarcerigo de redaktoroj kaj korespondantoj iĝis afero ordinara. Unu post la alia aperadis la redaktoroj antaŭ policestroj. Specialan persekuton suferis la kunlaborantoj kaj legantoj de “Mladeĵka Duma” (la junulara Penso).
La kuraĝa gvidanto Nikola Rajkov, en Ĉirpan, nun centro de tertrema katastrofo, estis beste batata sur kapon en la “ordigejo”, turmentata, kaj rezulte li iĝis freneza. En Gabrovo unu el gvidantoj estis ree kaj ree turmentata, ĝis kiam li subskribis leteron, ke ne plu li ricevos “Mladeĵka Duma”; tiam oni ĵetis lin por ripozi en malliberejon. Legantoj de la gazeto en Gabrovo estis ankaŭ arestataj kaj ĵetataj post seruron. La aperon de la gazeto oni permesas nur, por poste kaptadi la legantaron. Ĉi tiuj persekutoj ekflamigis pli en la koro ribelemon, kiun la laboristaro kaŝas nun profunde en si; en silenta protesto ĝi plidensiĝas ĉirkaŭ siaj nelaŭleĝaj klasorganizantoj, atendante la momenton, kiam batalo kontraŭ barbaroj estos ebla, kaj kiam ili denove povos preni en la manon torĉon de sia liberiga junulara ideo.
En vilaĝo kaj urbo
En Vidin multaj kruelaj aferoj okazis, sed kelkaj indignigas eĉ la senton de la al ĉio alkutimigita civitano. Ne sufiĉis batado de la amasoj kaj bremsado¹ de la progreso jam dum 5 jaroj: la zorgantoj pri “la ordo” komencis amuziĝi per honoro de niaj filinoj kaj fratinoj. En aŭtuno 1927, sen iu kaŭzo, policisto arestis sur la strato civitaninon A. M. En la policejo li donis al ŝi kelkajn frapojn sur la kapon kaj ĵetis ŝin en karceron. Venis poste la ĉefa policisto Pirinskij kaj penis perforti ŝin. Pro barakto, krioj kaj vokoj, la afero finiĝis nur per batoj. Tiu estro transdonis ŝin tiam al policisto Ilia Djerov, kiu kondukis ŝin en malhelan solecan straton ekster la urbo, kaj tie li perfortis ŝin. Poste, batante ŝin, li pelis ŝin en iun budon ankaŭ ekster la urbo. Tiam venis alia policisto kaj stariĝis por fari gardon, dum la unua denove ĵetis sin por ataki la knabinon. Ŝiaj krioj altiris la atenton de preterpasanta junulo, kiu enmiksiĝis en la aferon. Sub protekto de la nokto la du policistoj forkuris. Kun atesto kuracista la afero estas transdonita al la juĝejo. Da tiaspecaj agoj de “ordogardantoj” en Vidin oni kalkulas kelkajn. Unu policisto eniris iun domon kaj arestis tie gastantajn fraton kaj fratinon. Ambaŭ estis batataj dum la vojo al policejo kaj la fratino perfortata en polica ĉelo. Kontraŭ tiu zorganto de socia moralo estis ankaŭ sendata plendo al la prokuroro kun doktora atesto.
Junulo estis juĝata kaj senkulpigata, kiel erare arestita. Sed post la aresto li estis batata kaj ankaŭ en policejo uzata por malpuraj celoj. Alia junulo, poste senkulpigita, estis ankaŭ perfortata kaj batata ĝis preskaŭ morto en la policejo. Tio estas regulo tra la tuta lando. Antaŭ la tuta mondo la bulgara junularo protestas kontraŭ la polico de l’ nuna registaro, kiu estas minaco ne nur por la vivo, sed ankaŭ por honoro de elturmentitaj civitanoj.
La blindigitaj laboristoj
En novembro 1927, 22-jara junulo Hristo Antonov venis al Koprivŝtica por tie labori kiel veturilfaristo. La loka veturilkonstruisto, vidante en la novalveninto konkuranton al siaj interesoj, decidis fortimigi H. Antonov. Sufiĉis iri al lokaj makedonanoj, diri al ili, ke Antonov fiparolis kontraŭ Makedonio kaj makedonaj organizoj en Bulgario, ke li estas komunisto, kaj aliajn similajn aferojn, por turni tiujn makedonanojn kontraŭ Antonov.
La alian nokton post la alveno, je la 8-a vespere, aro da ekscititaj homoj malsuprengrimpis arbon kaj atakis Antonov. La apude staranta policisto rapide foriris, por ne esti atestanto de
¹ Haltigado, retenado.
— paĝo 4 —
36 — SENNACIULOla atako. Apenaŭ saviĝis Antonov el la manoj de tiuj bestoj, kaj revenis al Rahmanlare, kovrita per bluaj makuloj kaj vundoj sur la dorso. Tra tuta Bulgario oni aŭdas similajn rakontojn kaj povas vidi palajn tuberkulozajn homojn, atendantaj sian morton, iam florantaj junuloj, membroj de la parlamento, sed al kiuj la batoj kaj turmentoj policaj kaj makedonanaj lasis nur la proksiman tombon. Por siaj celoj la gvidantoj de makedona militista movado varbas ekzekutistojn kontraŭ la bulgara popolo inter la falinta kaj blindigita makedona proletaro.
V a g u l o j.
(Pluo sekvos)
★
KULTO AL KADAVROJ
Pensoj okaze de l’ 1-a de novembro
La morto de iu individuo estas la neniiĝo de ĝia animo kaj la disfalo de ĝia korpo en putraĵon. Post la ĉeso de l’ vivo restas nur senkohera materio; kaj mi opinias, ke estas iom ofende por la memoro pri iu amata estaĵo, konsideri tiun materion, kiu aspektas kiel — mi ne kuraĝas skribi la vorton, kiu sin prezentis al mia spirito —, kiel restaĵon de la geamatuloj, kiujn oni devas pli ol pie respekti, adori.
Neniam mi vizitas la tombojn de tiuj, kiujn mi amis, ĉar tie nur estas tero; tie neniam ili estis. Preskaŭ kun ploroj mi memoras mian patrinon, kiu tiel multe amis min, ke ŝi, mi kredas, atingis la plej supron de amo. Tamen mi neniam vizitas ŝian tombon, kie ŝi ne estas. Ŝi estas kaj vivas en mia koro.
Kiam mi mortos, mi deziras, ke miaj gekonatuloj kaj parencoj ne malŝparu monon por aĉeti senutilajn ornamaĵojn, nek tempon por ĉeesti forigon de mia putranta korpo. Mi deziras esti bruligata, kaj ke mia cindro estu kiel eble plej rapide disigata.
Se mi ne eraras, niaj sovetiaj K-doj pilgrimas al la tombo de Lenin. Tio similas la kristanajn morojn kaj estas sentema. La kristanoj bezonas ion palpeblan por firmigi siajn kredojn, ili bezonas adori panon pretekstante, ke dio estas en ĝi.
Ĉu la idealo de Lenin ne sufiĉas al niaj sovetiaj K-doj? Ĉu lia vivo, lia penso ne estas profunde enradikigitaj en ilia koro, tiel ke ili ne bezonu firmigi sian idealon per sentemaj agoj, kiuj similas la religiajn-idolanajn morojn?
Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizaĵoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo
RAPORTOJ
prezentitaj al la 1-a SAT-Konferenco en Göteborg
5. Resuma parolado de K-do Stay
(“Pliintensigo de Laborista Kulturo”)
La unua subparagrafo de la tagordo rilatas al alilanda korespondado individua kaj grupa. Ĝi ampleksas a) ekspedon de salutleteroj al laboristaj organizoj alilandaj diversfoje ĉe specialaj okazoj, b) senperajn rilatojn inter naciaj kaj internaciaj organizoj laboristaj per esperanto por: 1. akiri kaj liveri informon, 2. plenumadi enketojn, 3. grandskala kolektiva korespondado inter filioj de la naciaj kaj internaciaj organizoj. — Por realigi tion, estos nepre necese atingi, ke ĉe ĉiu nacia organizo troviĝu almenaŭ unu esperantista sekretario. Ĉi tiu ricevos de la Nacia Ekzekutivo, dusemajne aŭ monate, raporton pri funkciado kaj okazintaĵoj. Tradukinte tiun informon esperanten, la sekretario transsendos ĝin al la Internacia Inform-Oficejo, kiu devos entrepreni la pluan disvastigon de la raportoj. Estas pripensinde, ĉu aŭ ne la jam ekzistanta Centrejo de Esperanto-Servo ĉe SAT povos fariĝi tiu Internacia Inform-Oficejo. Kompreneble la nomoj kaj adresoj de ĉiuj esp. sekretarioj devos esti sciigataj al tiu Oficejo.
Plua speco de korespondado estas la kolektiva, faka, inter apartaj grupoj de profesiaj, edukaj kaj industriaj organizoj, inter lernejoj, kluboj kaj fabrikoj en diversaj landoj. Tia korespondado verŝajne pritraktus la vivkaj laborkondiĉojn de samprofesiuloj en iliaj apartaj landoj. Oni povus precizigi tian interŝanĝon per demandaroj formulitaj de la membroj de organizo aŭ grupo, poste esperantigotaj kaj ekspedotaj al simila kolektivo alilanda por respondo. Sufiĉos unue, se troviĝos inter la membraro K-do preta prizorgi la tradukadon. Tiu ankaŭ laŭtvoĉe legados la respondojn en nacia lingvo dum grupkunveno. Sed oni devas profiti tiajn okazojn por instigi la aliajn K-dojn mem lerni esperanton.
Ekz. mi estas ĉi tie kiel delegito de organizo, kiu volas profiti kiom eble mian ĉeeston ĉe tiu ĉi Konferenco kaj mian viziton eksterlanden. Ju pli da utila informo mi povos transdoni al ĝi, despli ĝi interesiĝos pri esperanto kaj pri la demando rilate al laborista kulturo. Nu, tiu ĉi Instruista Labor-Ligo nuntempe tre deziras ricevi fidindajn raportojn pri la jenaj aferoj: 1. Gepatraj asocioj aŭ konsilantaroj ĉe la lernejoj en div. landoj. 2. Knabskolta movado. 3. Laboristaj junular-movadoj. 4. Militarismo kaj klastendenca instruado en la lernejoj. La Ligo akceptis esperanton kiel sian oficialan lingvon por korespondado, kaj ĝi tre danke ricevus informon en tiu ĉi lingvo pri tiuj temoj, kaj certe respondus kaj reciprokus laŭpove.
Sed eĉ se ni atingas vastegan interŝanĝon de leteroj, la laboro ankoraŭ ne estos finita. Ni devas krome pripensi, kiel plej trafe utiligi la leterojn kaj raportojn. Diversaj rimedoj sin prezentas al ni: Laŭtvoĉa legado en kunvenoj. Multobligo kaj dissendo de tradukoj al kelkaj organizoj kun similaj celoj kaj interesoj, al la gazetaro, speciale la sindikata, laŭ la temoj. Publikigo de nomoj kaj adresoj de redakcioj, kiuj akceptas informon en esperanto.
Pri alilanda libertempa vizitado de infanoj kaj maturaĝuloj per laborista vojaĝ-asocio mi diru, ke tio estas tasko, kiun la laborista movado certe devus provi plenumi. Internacia korespondado per lingvo facile lernebla de inteligentaj laboristoj ja estas bona, sed personaj kontaktoj estus multe pli bonaj, speciale se la lingva barilo jam estus nuligita. Kompreneble granda malhelpo estas la multekosteco. Nur la plej bone pagataj laboristoj kun pagata libertempo povus partopreni. Sed eĉ por tiuj favoratoj, mi kredas, oni povus fari pli multe per organizado. Laboristaj vojaĝ-asocioj jam ekzistas en kelkaj landoj. Ĉu reciprokaj aranĝoj por la laboristoj ĉiulandaj plifaciligus la veturadon alilanden?
En Francio ekzistas laboristaj libertempaj kolonioj de kooperativoj, kie franciaj laboristoj povas malkare pasigi sep aŭ dekkvar tagojn kun siaj familioj, en grandaj domoj, kiuj estas la posedaĵo de la kooperativoj. Ĉu similaj gastdomoj ne ekzistas en aliaj landoj? Ĉu estas iel eble atingi, ke la faciligoj disponeblaj al laboristoj en unu lando, estu haveblaj ankaŭ por laboristoj de alia lando? La sindikatoj kaj kooperativaj asocioj faru reciprokajn konsentojn aŭ kontraktojn por la bono de siaj membroj. Kaj ĉu SAT entreprenu la starigon de nova akcia turisma societo? (Ŝparkaso?)
Kio koncernas somerlernejojn kaj tendarojn por laborist-edukado, oni tie sukcesus malpliigi la koston de nutraĵo kaj loĝado. Denove la veturkosto malhelpus la organizadon. Aliflanke, la internaciaj tendaroj alportus multe da bono, kaj esperanto forigus la lingvan barilon. Ĉe tiaj renkontiĝoj en tendaroj oni povus organizi sporton, vagadojn, koncertojn kaj lekciojn, kaj la vizitantoj profitus per subĉiela vivado sunon, aeron kaj banadon.
[REKLAMO p.4] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 5 —
SENNACIULO 37
Letero el Londono
“Aĉetu nur britajn varojn!” estas la ĉefa devizo de la Konservativa Partio. (Ni ne esploras, kio okazus en Britio, se ĉiu alia lando aĉetus nur siajn proprajn varojn!) Multe la registaro elspezas reklamante sian “solvon” de senlaboreco, kiu lasta ankoraŭ kreskas. Sed la registaro mem ĵus mendis de f r a n c a firmo draton por kabloj je kosto de £ 100 000. La kialo estas, ke trustoj volis pagigi al la poŝto, uzanto de la drato, tro da mono pro sia monopolo. Pruviĝas denove, ke post la tarifmuro trusto havas bonan ŝancon por ekspluati.
* * *
Laŭ la lasta havebla statistiko, kiu rilatas al 1926/27, la ĉiujara imposto po persono estas £ 18—12—6. El tio estas elspezata pli ol la duono, nome £ 10—19—1 por pagi la koston de militoj estintaj, estantaj kaj estontaj. Kompare kun £ 1—5—6 por la militŝiparo, edukado ricevas nur £ 1—2—11½; la armeo ricevas 19 ŝil. 3 p., sed vidvinoj kaj maljunuloj ricevas nur 15 ŝil. 2 p. Certe la milito donas profiton al la militŝuldantoj, ĉar el la supra enspezo de la registaro kompare kun 10 ŝil. 8½ p. en 1913/14, la procento sur la “Nacia Ŝuldo” faras po persono £ 8—7—5. Spite paroloj pri paco, la elspezo por la nunaj batalservoj (soldatoj, militŝipanoj ktp.) estas je duono pli granda ol antaŭ “la milito por fini la militon”.
* * *
Dum multaj jaroj la telegrafkompanio grasiĝis per altaj dividendoj. La registaro subvenciis ĝin per 5 milionoj da funtoj, por provizi per kabloj la koloniojn. Rezerva kapitalo amasiĝis ĝis 7 milionoj da funtoj. Kompreneble la kompanioj ĝuis monopolan prezon, kaj la kosto de kablotelegramo restis alta. Pro tio en 1925 la ŝtata poŝtservo (angle: G.P.O.) aĉetis novan inventon, la radio-senfadenan telegrafilon, kies apliko malaltigis la prezon por telegramo. La kabloj ne povis konkurenci kun la ŝtate posedata meĥanismo. Komenciĝis agitado. Stariĝis oficiala enketo. La estroj de la telegraf-kompanioj (kompreneble patriotoj de kapsupro ĝis piedungo) minace anoncis, ke ili povas vendi siajn kablojn eble al Usono aŭ alia nacio. En la parlamento estas multaj akciposedantoj kaj direktantoj en la telegraf-kompanioj, kaj fine la konservativa registaro en aŭgusto decidis “luigi” la ŝtat-radioservon al la telegraf-kompanio. Forte protestis la parlamentanoj de la Labor-Partio, sed la konservativuloj, kiuj akiris sian povon per la falsigita “Zinoviev-Letero”, lojale prizorgas la intereson de la riĉuloj. Spekulado okazis en la prezoj de la telegrafaj akcioj, kiuj nun unuiĝas; ekz. la akcio de la Hispana kaj Ĝenerala Korporacio saltas de preskaŭ nulo ĝis £ 1—18—6. La Labor-Partio jam anoncis, ke ĝi renversos la decidon, se ĝi akiros la potencon en venonta ĝenerala baloto. Eĉ pli grava ol la ŝtelo laŭleĝa de la ŝtata radio estas la rajto de la kompanioj cenzuri informojn per ilia kontrolo rilate al la komunikiloj. Monopolo en kapitalo, monopolo en kreo de opinio.
* * *
La direktoro de Publika Sano, d-ro Bentley, en Bengalio (provinco en Hindio) raportis, ke tie el proksimume 46 milionoj, 1½ milionoj da personoj mortas ĉiujare — kvarono el tiu sumo mortas pro evitebla malsano, malario, ĥolero, tuberkulozo. Li ankaŭ diris, ke plejparte la popolo nutras sin per manĝaĵoj, kiuj ne sufiĉas, por daŭrigi la ekziston de rato eĉ dum 5 semajnoj. “Hindio, la plej brila juvelo en la imperiestra krono!” 488.
Eksterordinara tago el mia vivo
La jaro 1905. Ondegoj de l’ unua rusa revolucio ruliĝas tra la tuta lando ribeligante la popolon senrajtigitan, prematan dum jarcentoj. Mi estas militservisto. Mia bona amiko, ankaŭ militservisto el apuda regimento, proponas al mi iun tagon viziti mosovka’on¹. Post momenta ŝanceliĝo mi konsentas. Vespero. Ni marŝas ekster la urbon. Tie nin renkontas du studentoj, kiuj amike salutas nin. Ili demetas siajn kitelojn uniformajn kaj transdonas al ni. Ni metas ilin super niaj blankaj ĉemizoj kun epoletoj, forŝovas la ĉapelojn kaj post tiu maskado jam kvarope daŭrigas la vojon. Mi rimarkas, ke la saman vojon rapidas iuj personoj, ĉu unuope, ĉu duope, silentemaj kaj enigmaj. Jen estas arbaro. Ni enŝoviĝas meze inter la arbojn. Oni povas iri nur unu post la alia, ĉar la vojeto fariĝis mallarĝa. Ĝi volviĝas meze de arbetaĵoj kondukante nin ien malsupren. Min ĉirkaŭprenas la freŝa kaj malseketa aero. Ni iras silente ĉiam antaŭen kaj pli kaj pli malsupren, kvazaŭ en iun senfundaĵon. Al mi ŝajnas, ke la vojo tute ne havas finon, sed jen ekaŭdiĝas en fronto: “Haltu, estas ĉi tie!” Mi ĉirkaŭrigardas. La malluma nokto estiĝis ankoraŭ pli malluma. Silento. Sed ni estas ĉi tie tute ne solaj. Mi tion klare vidas dank’ al ekflamiĝantaj fajretoj de cigaredoj. Ili estas ĉie supre kaj malsupre de deklivo, apude kaj iom pli malproksime. La nervoj streĉiĝas. Mi atendas. Kaj jen ekaŭdiĝis forta ŝtala voĉo: “Kamaradoj…” Mi aŭdis neniam tiun vorton “libere” esprimatan. Kaj ekfluis flama parolado plena da revoluciaj devizoj kaj alvokoj al batalo pro libereco, pro rajtoj rabitaj, pro nia homa indeco… Mi vidas nek la oratoron, nek la ĉirkaŭantojn, sed mi profunde sentas, ke mia koro batas en unu ritmo kun ĉiuj ĉeestantoj…
La oratoro finis. Responde oni ekkantis revoluciajn kantojn. Mi estas emociita. Mi ankaŭ volas iel montri mian simpation al tiuj homoj. Mi metas for la studentan kitelon kaj restas en soldata uniformo. La samon faras mia amiko. Niaj blankaj ĉemizoj kontrastas sur malluma fono. Ĉirkaŭe aŭdiĝas flustraj voĉoj: “Soldatoj”, “soldatoj”, unuj singardemaj, aliaj ĝojplenaj…
La jaroj fluas. Mi spertis feliĉajn kaj flamajn bataltagojn pro tiuj devizoj kaj alvokoj proklamitaj dum tiu nokto. Mi spertis malliberejon, ekzilon kaj denove soldatiĝon, mondmiliton… Sed tiu tago estis la plej memorinda el mia tuta vivo, la plej eksterordinara. 3980.
¹ Amasa kunveno de revoluciuloj, malpermesita de l’ registaro. Tiu vorto nuntempe ne plu estas uzata.
Diversaĵoj
Malvera informado
La franca burĝa gazeto “La Jurnalo” (Le Journal) aperigis artikolon de iu P. Benoit pri Aŭstralia prospereco. Estas mirinde. Sed li, laŭŝajne, ne vidis la senlaborulajn manifestaciojn nek la policanojn dispelantajn la homojn el la strato. Jes, povus esti sufiĉe da laboro en Aŭstralio; sed ĉiu vaporŝipo venigas amasojn migrantajn el Sudeŭropo kaj Britio, ĝis antaŭe enmigrintoj kaj aŭstralianoj elpuŝiĝas el laboro por fari lokon por novaj alvenintoj… kaj ankoraŭ pliaj alvenas. Nuntempe mi estas senlaborulo. Pluvas, pluvadas, kaj ekhaltis la konstrulaboroj.
E. M. Wallace, Perth, Aŭstralio.
Pri Pentekosto
Tre ofte mi legas en “S-ulo” kaj aliaj gazetoj la esprimon “pentekosto”. Kiam estas pentekosto? Ĉar mi ne scias, mi enrigardas mian anglan vortaron kaj trovas: Pentekosto — Festo de la judoj 50 tagojn post “passover”. Tiam mi serĉas la vorton “passover”. Mi trovas, ke tio signifas “festo de pasko”. Sed kial uzi religian daton? Se ĉiuj religianoj diversaj tion farus, kia konfuzo okazus? Krome pentekosto estas tre nedifinita, kaj kalendara dato estas multe pli komprenebla al ekstereŭropanoj. Pri “granda fasto” mi pli bone estas informita, ĉar oni demandas butikiston, kial ovoj kaj fiŝoj tiel multe kostas, kaj li respondas: Tial ke estas “granda fasto”.
E. M. Wallace, Perth, Aŭstralio.
— paĝo 6 —
38 SENNACIULO
SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)
Pri studenta vivo en Aŭstrio
(Fino. Vidu n-o 208, pĝ. 423)
La vivkostoj estas kontraŭe sufiĉe altaj, kvankam ne tiom, kiom en Germanio. Mi aldonos modelan buĝeton (sur tre modera bazo). La monata vivbezonaĵo sumiĝas jene:
| ŝil. | |
|---|---|
| Por ĉambro ĉ. | 45 |
| Por tagmanĝoj en la t. n. “Mensa Academica” | 36 |
| Por maten- kaj vespermanĝoj ĉ. | 60 |
| Banejo kaj tualetaĵoj | 10 |
| Lavado de tolaĵo | 10 |
| Vest- kaj ŝuriparoj, neantaŭviditaj elspezoj | 20 |
| Sume: | 180 |
Ne kalkulante la kostojn de eventuale necesaj lernakcesoraĵoj, elspezoj por kultur-aferoj, teatroj k. s. Ni devas taksi do la necesan vivminimumon je proks. 200 aŭstr. ŝil. aŭ preskaŭ 30 usonaj dol. monate. Flankaj enspezeblecoj preskaŭ ne ekzistas pro la severa senlaboreco.
Mi nun volas iomete priskribi la studarangĝojn. Mi faros ĝin iom pli detale por la medicina studfako, al kiu mi mem apartenas. La studdaŭro ampleksis ĝis nun 10 semestrojn (duonjarojn) aŭ 5 studjarojn (unu studjaro dividiĝas en 2 semestroj). Depost ĉi tiu jaro ĝi daŭros 6 jarojn.
La unuaj du jaroj estas dediĉataj al la studado de la teoriaj preparfakoj: zoologio, fiziko, ĥemio, anatomio, histologio kaj fiziologio. La reston de la studdaŭro okupas la t. n. “klinikaj fakoj”. Ĉe la Viena universitato ne ekzistas iaj enirekzamenoj: oni akceptas laŭ la finatestoj de mezlernejoj, laŭ la t. n. “atestoj de matureco”. Ĝis sia doktoriĝo la studanto de medicino devas fari sume 18 ekzamenojn, dume disertacio nun ne plu estas postulata. La ekzamenoj estas dividataj en tri t. n. “rigorozoj” aŭ ekzamengrupoj, po 6 ekzamenoj. La unua rigorozo ampleksas la unuajn 6 fakojn, kiujn mi nomis antaŭe; ĝi devas esti plenumita ĝis la fino de la kvina semestro. Oni ekzamenas sufiĉe severe, kaj tre granda parto de la studentoj perdas unu aŭ du semestrojn pro malsukceso en tiu aŭ alia fako. Ĝenerale estas permesata ĝis trifoja ripetado de unu fako; studento, malsukcesinta la trian fojon ĉe la sama profesoro, perdas la rajton pri plua studado.
La studkostoj faras por enlandanoj ĉ. 60 ŝil. po semestro, aŭ 120 ŝil. jare (t. e. 9 resp. 18 dolaroj), por eksterlandanoj la trioblon. Sukcese studantaj povas ĝui favoron: enlandanoj povas esti tute aŭ parte liberigataj de la pago, la eksterlandanoj tute aŭ duone egaligataj al la enlandanoj.
La antaŭ-tagmezo de la studanto pasas per aŭskultado de la lekcioj, la posttagmezo estas ĉefe dediĉata al la praktikaj laboroj, ĉu en la ĥemia aŭ anatomia instituto, ĉu en la diversaj klinikoj kaj malsanulejoj. Pro la vasta amplekso de la moderna medicino la ŝarĝo de la studentoj per lernmaterialo estas ega kaj la diversaj okupoj kaj laboroj daŭras ofte ĝis malfrua vespero.
Nuntempe nur malmultaj studentoj sukcesas fini ĉiujn studojn dum la difinita tempo, kaj granda parto da ili perdas unu aŭ eĉ du jarojn. La studo ĉe la aliaj fakultatoj daŭras malpli longe: la juristoj bezonas kvar jarojn, la t. n. “filozofoj” — sub tiu nomo oni unuigas ĉi tie ĉiujn studentojn de la natursciencoj, de ĥemio, filologio, historio k. s. — studas ĉ. kvar kaj duonon da jaroj. Pri la teologia fakultato, kiu ankaŭ ekzistas ĉe la Viena universitato, mi ĉi tie ne raportos, ĉar ĝi certe neniun el la legantoj interesos! La finstudintoj en la aliaj fakultatoj krom la medicina devas prezenti disertacion aŭ t. n. diploman laboron por ricevi la titolon de “doktoro”. La nombro de la ĉiuspecaj intelektuloj en Aŭstrio estas tre granda kaj la bezono je novaj estas preskaŭ nula. Grandan elcenton de ĉiuj studentoj prezentas la sufiĉe multnombraj eksterlandanoj, preferantaj la studadon en Aŭstrio ol tiun en siaj hejmlando, ĉu pro politikaj motivoj (la granda amaso da studentoj el ĉiuj Balkanaj ŝtatoj), ĉu pro scienca prefero de la malnova kaj fama Viena universitato. Oni povas renkonti ĉi tie homojn el ĉiuj terpartoj, eĉ kelkaj amerikanoj estas renkonteblaj. Sed malgraŭ la internacieco de tiu publiko la internacia ideo ne faras grandajn konkerojn. La kaŭzo por tiu fakto devas esti vidata parte en la socia strukturo de la studentaro (vidu en n-o 208), parte en ilia deziro kiel eble plej rapide fini la multekostan studadon. Pro tio la plimulto el la studentaro evitas zorgeĉion, kio forprenas iom da ilia valora studtempo — la kunvenoj de la esperantistoj ekzemple estas nur malmulte vizitataj. 9282.
Ĉiu Sekciano devas esti ne nur kunlaboranto de SAT-eldonoj, sed ankaŭ ĝia abonanto kaj disvastiganto!
Pri Internacia Scienca Inform-Servo
Esperanto je la servo de scienco kaj tekniko
La Internacia Scienca Asocio Esp-ista projektas organizon de internacia scienca informservo (ISIS). Celo: Liveradi al sciencaj laborantoj de ĉiuj landoj – f r e ŝ a j n precizajn k r e k t a j n informojn-resumojn k kronikojn pri scienc-teknikaj novaĵoj. Organizo: a) Korespondantoj, b) centra oficejo, c) landaj oficejoj. Korespondantoj, por la div. fakoj, ekz. fiziko, medicino, geografio ktp. troviĝantaj en ĉiuj landoj, regule unue ĉiujn du monatojn sendos al la centra oficejo esp.-lingvan kronikon pri sia fako, resumon de novaj jurnaloj, raportojn ktp. Centra oficejo redaktas la ricevitan materialon, multobligas ĝin en esp. lingvo k dissendas ĝin al la landaj oficejoj (kaj esp. interesuloj). Landaj oficejoj, tuj post ricevo tradukas la informfoliojn en la koncernan nacian lingvon, multobligas ĝin maŝine k dissendas ĝin al sciencaj revuoj, gazetoj k tagaj jurnaloj. Centra oficejo krom tio havos informfakon, per kies perado oni povos ricevi artik. originalajn, ligojn k materialojn el la landoj, kie troviĝos landaj oficejoj. Financa flanko. La multobligo k la dissendo de la informa materialo de la centra oficejo kostos ne pli ol 20 germ. markojn, samajn elspezojn havos la landaj oficejoj. La centron transprenas ISAE, la landajn filiojn devos pagi la koncernaj akademiaj esp.-gruparoj.
Necesas sukcesigi esp-on en la scienco! Ni bezonas kunlaborantojn en ĉiuj landoj, el ĉiuj fakoj! Ĉiuj kunbatalontoj tuj sendu sciigon al la prepara provizora komisiono: Berlin, Germ., Esperantista Rondo Akademia, Universitato, kun indiko de kompleta adreso, nomo, profesio, fako. Pluajn detalojn sciigas la komisiono, aŭ ISAE. Krom tio vidi artikolon de H. Muravkin en la Bulteno de ISAE n-o 9, n-o 10, n-o 11 1928. Ĉiuj akademianoj k kapablaj esp-istoj kunhelpu!
La fakkunsido dum la 8-a SAT-Kongreso decidis publikigi la supran alvokon en “S-ulo” k la Scienc-Kultura-Sekcio de SAT alvokas ĉiujn kapablajn SAT-anojn s u b t e n i l a e f e k t i v i g o n d e I S I S p e r a k t i v a p a r t o p r e n o. 2921.
Ĉiuj studentoj kaj scienc-laborantoj devas kunlabori en SK-Sekcio!
NIA POSTO
10 336. — Ni dankas pro via artik. Ni estas ĉiam pretaj akcepti viajn trad. Eble vi povas havigi al ni gaz. aŭ jurn. kun artik. pri stud. vivo.
Lublinano. — Al lasta let. resp. ni sendis. Jurnalo dume ne aperis pro someraj ferioj — sekve artik. ne povis aperi. Skribu!
488. — “Let. el Lond.” k “Novaĵoj” ni ricevis. Petitan mater. ni havigos al vi. Necesas ja ĝin serĉi.
ABONU AL “LA NOVA EPOKO”!
— paĝo 7 —
SENNACIULO 39
TRA ESPERANTIO
INTER NI
Kiam mi asertas, ke en nia eduk-kulturcela organizo devas regi tolerema kaj eĉ dubema spirito, ne sekvas el tio, ke devas esti same en partio aŭ sindikato, kiuj estas batalorganizoj. Kiam oni partoprenas batalon, tiam diskutado kaj toleremo estas malutilaj.
Kompari ne estas pruvi. Sed komparo helpas kelkfoje klarigi, komprenigi demandon. Mi do faru komparon.
Estas milito. Ĉe la stabo teknikistoj, fakuloj studas por starigi la plej taŭgan planon, la plej bonan taktikon, unuvorte por decidi pri la plej trafaj rimedoj por akiri la venkon. Ĉu la decido farota estos la plej bona principe? Neniu povas tion aserti. Bonaj argumentoj ekzistas por pravigi kontraŭajn tezojn. Povas eĉ okazi, ke la alprenota plano estos la pli malbona. Tamen ĉiuj fakuloj konsentas, ke kiam temos apliki la planon, ĉia diskuto pri ĝi estus malutila.
Per severa aplikado de malbona plano oni eĉ povas iafoje akiri venkon, kaj per malsevera aplikado de bona plano malvenko povas rezulti.
En la kadro de SAT, la anoj de diversaj laboristaj organizoj, inter si konkurantaj, devas troviĝi en la spiritostato de stabanoj, kiuj esploras pri la plej bonaj rimedoj por akiri la venkon. Agante en sia partio aŭ sindikato, ili devas esti en la spiritostato de militantoj, kiuj celas nur apliki difinitan planon, difinitan taktikon por venki la malamikon.
En nia esperanta asocio ni ĉiuj lernu, esploru, komparu la tezojn, la taktikojn, la metodojn. Kaj kiu alvenis al la konkludo, ke la anarkista metodo estas la plej trafa, tiu provu apliki ĝin en sia anarkista rondo; kiu akiris la konvinkon, ke la komunista taktiko estas la plej ĝusta, tiu obeu la disciplinon de sia partio. Same agu la socialisto aŭ sindikatisto.
SAT estu edukejo, ne agitejo.
Politika agitado estas iu batalo kaj sekve la gvidprincipoj de SAT tie ne taŭgas; sed ankaŭ ne taŭgas la agita spiritostato en nia esperanta organizo tutmonda.
Kiu ne kapablas fari tian diferencon inter la du movadoj, tiu ne estas konscia SAT-ano kaj ne kapablas labori trafe por nia afero. E. L.
Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en: Stockholm, konto n-o 4268, kaj Wien, konto n-o D.- 137 725
AL ĈIUJ LIBERPENSULOJ
La fakkunveno de la liberpensuloj dum la SAT-kongreso en Göteborg (vidu sube la “Protokolon”) decidis aranĝi en la kadro de SAT l i b e r p e n s u l a n s e k c i o n. Oni elektis K-don Hubricht kiel redaktanton por Liberpensula Paĝo en “S-ulo”. Nun mi hodiaŭ direktas min al ĉiuj liberpensuloj en SAT kun jenaj klarigoj: Nia Sekcio devas celi unuigi la ateistajn SAT-K-dojn, publikigi en “S-ulo” liberpensulan paĝon, aranĝi dum la SAT-kongresoj fakkunvenojn, helpi al la liberpensuloj ĉe instalo de kontraŭreligiaj muzeoj kaj ekspozicioj, aranĝi liberpensulan gazetservon. Por plenumi niajn taskojn, ni bezonas almenaŭ unu seriozan kunlaboranton el ĉiu lando. Sendu tuj vian adreson al la subskribinto. La taskoj de kunlaboranto estas: Varbi por esp-o inter liberpensulaj organizoj, helpi regule ĉe la Liberpensula Gazetservo, donante de tempo al tempo informojn pri la ateista movado en via regiono, pri kremacio (fajrobruligo de kadavroj) kaj kremaciejoj. Tiucele trastudu la specialajn liberpensajn gazetojn kaj ankaŭ laboristajn tagĵurnalojn kaj kulturrevuojn. Ankaŭ ni devas observadi la kontraŭulojn, tralegi iliajn gazetojn kaj traduki ravajn artikolojn kaj notojn pri jenaj temoj: Ŝtato kaj eklezio, eklezio kaj lernejo, leĝoj pri eksiĝo el eklezio, statistiko pri eklezi-eksiĝoj, ŝtataj subvencioj por eklezioj kaj sektoj. Ankaŭ informu nin pri okazintaj kaj okazontaj kongresoj kaj konferencoj de liberpensuloj, eklezianoj kaj sektanoj. El longaj artikoloj traduku nur la ĉefaĵojn. Raportu koncize! Ĉiam indiku nacilingve la nomon de la gazeto, el kiu vi ĉerpis, kaj la daton. Sendu la notojn laŭeble ĉiusemajne en malferma kuverto kun surskribo “manuskripto”; tiel ĝi kostas nur afrankon de presaĵo. Por ne bezoni aĉeti la diversajn gazetojn, vizitu la legsalonon de iu granda biblioteko en via urbo, kie vi trovos parton de la dezirataj gazetoj. Por helpi al niaj sampensuloj ĉe instalo de kontraŭreligiaj muzeoj, ekspozicioj ktp., kolektu bildojn, afiŝojn, fotojn, gazetojn, flugfoliojn, literaturon liberpensan kaj religian, se eble, eĉ religiajn objektojn. Estas dezirataj precipe bildoj de liberpensulaj orfejoj, kremaciejoj kaj preĝejoj, kiuj nun servas kiel kulturejoj por laboristoj. Plie vi havas la devon traduki la de l’ centrejo ricevitajn informojn nacilingven, ilin multobligi kaj forsendi al la ateista kaj laborista gazetaro. Fine kontrolu la sukceson de via laboro, pri kiu ni volas fari statistikon. Kunlaborontoj! Nia Sekcio kreiĝas. Helpu fari el ĝi bone funkciantan aparaton! La ateista mondo tre atente observas nian movadon. Sufiĉas montri al la alvoko kaj raporto de K-do Incertov, aperinta en n-o 210, por ekkoni kiaj sukcesoj estas atingeblaj. Do, K-doj, helpu kaj kunlaboru! Ĉio dependas de via aktiveco.
K u r t H u b r i c h t, L e i p z i g O 30, Mariannenstr. 22, I.
Donacoj al SAT kaj ĝiaj organoj
Fera Gvardio. — Jeleznjakov (Samara) 3 rubl. por julio, aŭgusto, septembro. V. Bajenov (Ĉita), brikoj por 6 monatoj 6 rubl.
Municio. 30 fr. fr. memore je Währing. 8130 — 5 mk. g.; 2419 — 1,26 mk. g.; 2378 — 2,50 mk. g.; 10 032 — 10 kr. ĉeĥ.; Hoffmann (Leipzig) 1 mk. g.; 13 104 — 3,65 mk. g.; 11 678 — 1 dol.; 10 085 — 2 ŝil.; 5665 — 1,50 mk. g.; 11 988 — 2,80 ŝil. aŭstr.; Gastado en Oslo 10 kr. norv.; 7471 — 10 ŝil.; 2788 — 0,50 mk. g.; 5288 — 5 fr. svis.; 9421 — 1 mk. g.; 4358 — 0,25 rubl.
PROTOKOLO
de la kunsido de liberpensuloj dum la 8-a SAT-Kongreso en Göteborg
La kunsidon partoprenis 36 Gek-doj. Oni elektis kiel prez. K-don Klaps (2421), Danzig, sekr. K-don Klys (4104), Minsk.
T a g o r d o : 1. Pri liberpensula sekcio de SAT. 2. Pritrakto de temoj en “S-ulo”. 3. Esp-o en Internacio de prol. liberpensuloj. 4. Diversaĵoj.
- K-do Muravkin (Berlin) post mallonga skizo de deveno de religio prop. organizi liberpensulan sekcion de SAT, kies taskoj estus kunligi diversl. liberpens. k esti por ili informejo. Por gvidado oni devas elekti red. de ateista paĝo en “S-ulo”, sekretarion k lian helpanton. La SAT-eldonkooperativo devos eldoni kleriga n liberpens. literat. Post diskut. oni akceptis jenan prop.: Starigi liberpensulan sekcion de SAT. Redaktoro estu K-do Hubricht (Leipzig). Sekretario — K-do Kurt Klaps. Helpanto — laŭ elekto de Danzigaj liberpensuloj. Landaj reprezentantoj: Svedio — K-do Ekström, Borås, Kullen 10. Anglio — K-do Yelland, dume Laborista Klubo en Londono. Norvegio — K-do Friden, Halden, Skippergt. 10. Blankrusio — Sukevic-Tretjakov, Minsk. Redakcio de “Belaruskaja Vjoska”.
La sekret. devas organizi reprez. de aliaj landoj.
Oni akceptis prop.: “La kunsido deziresprimas, ke en “S-ulo” ne aperu porreligiaj artikoloj” (kontraŭ unu voĉo). En ateista paĝo de “S-ulo” oni presigu ne nur kronikon, sed ankaŭ artik. pri metodo de ateista agado.
K-do Muravkin prop. agi en naciaj liberpens. grupoj por esp-o, ĉar gvidanto liberpens. intern. tre emas esp-on. La liberpensula sekcio devas sin turni senpere al Internacio de prol. liberpensuloj por apliko de esp-o.
Oni akceptis rezolucion: “La kunsido de la liberpensuloj de la 8-a SAT Kongr. dezirprop. al la Kongr. de prol. liberpensuloj eluzi esp-on por la intern. gazetservo.”
- Rap. pri la kunsido oni sendu al “S-ulo” k E. K. de SAT. Dum la 9-a SAT-Kongr. en Leipzig oni ankaŭ kunvoku kunsidon de prol. liberpensuloj. Prezidanto: Kurt Klaps. Sekretario: Klys Jan.
Bona propagando en Sovetio
Antaŭ mi kuŝas ekzemplero de “Kalendaro-Informilo” kaj “taglibro por instruistoj” por la jaro 1928/29, eldonita en tre plaĉa formo kun pli ol 200 paĝoj, de la Ŝtata Eldonejo Gozisdat en Moskvo (ruslingva). Ĝi enhavas taŭgan propagandan artikolon de K-do L i d i n pri esp-o kaj instruistaro, ankaŭ mallongan gramatikan skizon kaj rekomendon de literaturo kaj lernolibroj. Similaj propagandaj artikoloj troviĝas en la “Kalendaro por Lernantoj” kaj “Kalendaro por ĉiuj”, eldonataj de la sama eldonejo. Ĉe la granda disvastiĝo de tiuj eldonaĵoj tra tuta Sovetio la enpreso de priesperantaj artikoloj estas precipe atentinda kaj efika. K-do Lidin sufiĉe facile atingis la konsenton ĉe la gvidanto de l’ kalendarfako ĉe Gozisdat. La rezulto de tiu atingaĵo certe estos bonega. Kontente notante tiun sukceson, ni alvokas samtempe alilandajn SAT-anojn imiti tiun ekzemplon kaj atingi, ke en la nun preparataj K a l e n d a r o j p o r 1 9 2 9 (ofte tre disvastigataj inter la laboristaro) aperu artikoloj pri nia movado. N. B.
— paĝo 8 —
40 SENNACIULO
Aŭskultu, parolas Leningrado!
SEU-Komitato de Leningrado sciigas al ĉiuj radio-amatoroj, ke ĉ i u s a b a t e de 23.30 h. oni disaŭdigas radio-programon por estonta semajno, ĉ i u v e n d r e d e de 23.30 h. informojn pri Sovetio; dum 11-jara jubileo de Oktobra Revolucio oni disaŭdigos specialan radio-spektaklon. Ĉ i o e n e s p e r a n t a l i n g v o. Krome oni disaŭdigas leterojn ricevitajn de niaj lab. kor-oj k ĉiujn artikoletojn de Esp. Servo en “lab. radio-ĵurnalo” (ruslingve). Tiu atingaĵo estas grava venko, kiun ni devas fortikigi per helpo de alilandaj K-doj. Tial ni proponas al tutmonda SAT-anaro: Aŭskultu Leningradan radio-stacion (ondlongo 1000 metroj)! S k r i b u viajn dezirojn, viajn proponojn, skribu leterojn! Neniu forgesu, ke radio estas nia tutmonda plej simpla propagandilo. Sendu laŭ adreso: Sovetio. L e n i n g r a d o. C e n t r o. 1. Ul Gercena 37. Al Radio-Peredaĉa, aŭ 2. Poŝtkesto 305, al SEU-Komitato.
P. T i l i n (9310).
Per legado vi lernas… Legu regule… Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo”!
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BULGARIO. Plovdiv. La novefondita lab. grupo vigle laboras. Ĝi havas jam propran murgazeton. — Sofia. La lab. grupo faris grandan propagandafiŝon por AIZ k esp-o; la afiŝo estas en klubejo de Lab. Partio. La grupo pretigas sian propran murgaz. en la sama klubejo. Al multaj geesp-istoj, politikaj malliberuloj, la LEG komencis sendi div. esp-aĵojn. — GERMANIO. Ammendorf. Dum sept. ni eluzis kelkajn okazojn por propagando: 9. 9. dum 20-jarfesto de la Halle-a naturamika grupo. 16. 9. propagando en Döllnitz inter naturamikoj. 20. 9. publika kunveno, kiun partoprenis K-do Bässler kiel parolanto k K-do Nekrasov (Moskvo). La kom. gazeto K l a s b a t a l o aperigis div. raportojn (vidu sub “Memornoto”). Kurso en Ammendorf (10 p.), en Döllnitz (25 p.), en Mücheln (11 p.). — SOVETIO. Minsk. Post somera interrompo rekomenciĝis la organiza laboro. Unua kunveno 1. 10. Estis akceptata plano por 1 monato. Krom tio oni disdonis laboron al aktivuloj. Komence de l’ nova lernjaro oni organizas novajn esp. rondetojn en lernejoj k kluboj. (12 893.)
DEKLARO
Kvankam ni opinias tute bagatela tiun aferon, ni publikigas, por kontentigi K-don B a t t a (246), Vieno, jenan deklaron:
En artikolo pri ALLE-jarkongreso, kiun verkis suprecitita K-do k kiu aperis en n-o 187 de “S-ulo”, ni forstrekis, pro manko de loko, ĉ. 20 liniojn. En la prilaborado flanke de l’ redaktoro okazis jena erareto: ni enpresis, ke la kongr. okazis en “Vieno” anst. “Wiener Neustadt”. Korekto jam estas farita de K-do 6411 (en “S-ulo” 196). Enŝoviĝis ankaŭ alia eraro: (reprezentantaj) “169 membrojn el 33 grupoj” anst. simple “el 33 grupoj”. Pri tiu eraro respondecon ni ne akceptas, ĉar ni opinias, ke tiel estis en la de ni ricevita manuskripto. En la kopio, kiun sendis al ni K-do B. kun sia protesto, ni konstatis, ke la korekto estas manskribe farita en cetere maŝinskribita manuskripto, sed la originala skribo fakte estis kiel la teksto publikigita. Ni bedaŭras la aferon, sed oni ne devas fari el muŝo elefanton, k ni opinias, ke neniu leganto de “S-ulo” povis konkludi el la ĝustigo de K-do 6411, ke K-do Batta estas “mensogulo”. Almenaŭ ni volonte deklaras, ke ni alte taksas la fervoron de nia K-do k neniam dubis pri lia bonintenco. R e d.
[BILDO p.8 | 37,5,66,13] Kapdesegnaĵo de la rubriko: malfermita libro kun plumo kaj paperoj en ornama kadro.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Hector Hodler, lia Vivo kaj lia Verko. Universala Esperanto-Asocio 1908—1928. Genève 1928. 12, Bould. du Théâtre. Prezo: sv. frk. 2,50. Form. 12×16½ cm. 168 pĝ. — Okaze de sia 20-jara ekzisto UEA aperigas tiun ĉi memorigon pri sia fondinto, H e c t o r H o d l e r. Kiu jam antaŭ kaj dum la milito estis esp-isto kaj partoprenis iom aktive la tiaman movadon, tiu ne povis preterpasi senatente nomon kaj verkon de tiu distinga karaktero, de Hodler. Tralegante ĉi tiun libron, lian biografion verkitan de E. Stettler, elekton el liaj karakterizaj artikoloj aperintaj en “Esperanto”, — mi plej vive estis memorigata pri multaj horoj de juneco, kiam mi sopire atendis, en antaŭmilita kaj dummilita tempo, la ĵurnalon, por ekscii, kion nun diros Hodler per sia gvidartikolo. Kaj vere, li havis multon por diri al sia esp-ista legantaro. Precipe en la dummilita epoko li montriĝis en la plenforto de agado. Tiu kriza epoko montris lin kiel neŝanceleblan internaciiston. Li estis idealisto, sed lia idealismo ne estis senbaza: li celis tuj praktike utiligi esp-on. Estis li, kiu donis vivon kaj animon al UEA depost fondiĝo ĝia kaj metis je ĝia servo la gazeton “Esperanto”, al kiu li oferis monon kaj energion, redaktante ĝin kun eksterordinara ĵurnalista lerto ĝis sia vivfino (1920). Li metis je la dispono de l’ membraro jarlibron kaj delegitan servon. Kion postmilite solvis SAT sur la bazo de l’ klasa principo, tion preparis antaŭmilite Hodler en formo de neŭtrala organizo (UEA). Ĝi prosperis sub lia celkonscia gvidado, kaj ni konfesu, ke eĉ dum la milito li sciis resti konsekvenca kaj kunteni sukcese la organizon en plej malfacilaj cirkonstancoj. Al multaj donis konsolon liaj dum milita tempo verkitaj artikoloj, legataj en tieaj kaj transaj tranĉeoj, kaj refirmigis la perdiĝantan konvinkon pri la konstruaj fortoj de l’ homaro. Vere mirinda estis lia kapablo de antaŭvido. Ni citu unu alineon, kiun li aperigis en julio 1917 (do ankoraŭ pli ol 3 monatojn antaŭ la Rusa Revolucio): “Sed eĉ se ni allasas la… hipotezon, ke unu el la militantoj fine elvenkos la alian, ni, laŭ la jam pli-malpli publike konataj militceloj de la batalantaj nacioj, povas antaŭvidi, ke la teritoriaj ŝanĝoj, kiel ajn gravaj ili estos je politika vidpunkto, ne estos tiaj, ke ili per si mem profunde ŝanĝos la vivkondiĉojn de la eŭropaj popoloj kaj la iradon de la civilizacio. Kontraŭe, multe pli gravaj, pli profundaj, pli esencaj estos la transformoj, kiujn la milito realigos en la strukturo de la socio kaj en la tutmonda ekonomio…”
Ĝis nun UEA ne trovis anstataŭanton al Hector Hodler. N. B.
Esperanto. Grammatikk og Ordlister (Gramatiko k Vortaretoj). Norv.-esp-a k esp.-norvega. Enhavo sama kiel ĉe “ŝlosilo” kun vortaret-aldono. 70 pĝ. Prezo: 50 n. oeroj. Havebla ĉe l’ supra adreso.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Ö r e b r o K u r i r e n, Örebro, 24. 9., Faŝisma kulturo (201), U j E l ö r e, N. Jorko, 25. 9., Ni ripozas (202/03), 23. 9., Jaŝasun.
Represis el “Senn. Revuo”:
U j E l ö r e, N. Jorko, 28. 9., Pri maljuna Tilabaj (aŭg.).
Priesper. artikol. k notojn enhavis:
D a i l y H e r a l d, London., 12. 10., D. D e u t s c h e E i s e n b a h n e r, Berlin, 7. 10., U j E l ö r e, N. Jorko, 9. 9. (ankaŭ pri SAT), L a C a p i t a l, Rosario, 15. 8., S i g n a l e n, Stokh., 11. 10., K l a s s e n k a m p f (Klasbatalo), Halle, 19. 9., 24. 9., 25. 9., 26. 9., 29. 9., 1. 10. (kurso, vizito de sovetiano en A’dorf ktp.).
Peresper. materialon enpresis:
T r a v a i l (laboro), Lyon, 13. 10.
NIA POSTO
9235. — Jes, ni uzos vian artik., tuj kiam loko permesas.
8906. — Ni uzos nur, se loko permesas.
[REKLAMO p.8] Pia Floro la plej juna, 30 tagojn aĝa esperantistino salutas Gek-dojn esperantistojn tutmondajn per Kurt Klaps (2421) kaj edzino Gertrud (11676), Danzig
Tiflisa Komitato de SEU k grupo de SAT-anoj anoncas sian ofic. adreson, kion oni petas sendi materialojn destinitajn por publikigo k presigo en prol. gaz. k ĵurn. de Transkaŭkazio en Kartvelio (Georgio). — Adr.: Sovetio, Tiflis, Engels-str. 36-a, al K-do Johano Eruŝkovskij.
[REKLAMO p.8] Komunistoj! SAT-Kamaradoj! En Aŭstrio la ĉiutaga komunista presorgano “DIE ROTE FAHNE” en la mezo de novembro festos sian 10-jaran ekzist-jubileon. Revoluciuloj! Senprokraste el la tuta mondo sendu m a l l o n g a j n, oficialajn saluteterojn de la frataj organoj kaj organizoj al suba adr. Redakcio de “DIE ROTE FAHNE” Pramergasse 8, VIENO IX (Aŭstrio)
[REKLAMO p.8] KOMJUNULOJ! Komjunula klubo en Sandviken (Svedio) aranĝos la 25. 11. 28 Internacian leter-vesperon Skribu multnombre al: K-do Heldor Abrahamson, Bjorkgatan 3, Sandviken, Svedio. Respondo garantiata.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Pri proleta literaturo | 33—34 |
| Konflikto en Jugoslavio | 34—35 |
| Hodiaŭ en Bulgario | 35—36 |
| Kultoj al kadavroj | 36 |
| Raportoj | 36 |
| Letero el Londono | 37 |
| Diversaĵoj | 37 |
| Eksterordinara tago el mia vivo | 37 |
| Sennaciula Scienc-Kultura Paĝo | 38 |
| Tra Esperantio | 39—40 |
| Anoncoj | 40 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 214, 8-a de novembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 214 — APERAS SEMAJNE — 8. Novembro 1928
[BILDO p.1 | 42,3,55,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
DATREVENO DEKJARA KAJ – DEKUNUJARA
Dekunua de Novembro. 11-a horo matene. Batalhalto! La kanonoj ĉesas tondri post pli ol kvarjara kutimiĝo al sia metio, la maŝinpafiloj ne plu kraketas, kaj ne plu timeme kaŝiĝas kapoj de buĉotoj profunden en la marĉo de tranĉeoj.
La supervivantoj ĝoje refluas en siajn hejmojn. Kvankam en sia plimulto ne plu konvinkitaj pri la utilo de tia buĉado, kvankam multaj forĵetintaj la kredon pri trompa patrio — tamen ĉiuj estas plenaj de espero kaj fido je pli bona estonto! Nun ili volas ĝui familian feliĉon, esti bonaj edzoj, bonaj patroj, ne plu okupi sin pri io alia ol krei iom da propra bonstato. Sed dume la supersaĝaj diplomatoj komencis ludi sian rolon cedinte tiom longe la kampon al la marŝaloj.
- novembro komenciĝis la traktado por krei la “pacon”: oni faris la bilancon de l’ milito, oni kalkulis kaj skribis kontojn. Kaj oni nove dividis la mondan posedaĵon. Antaŭ 10 jaroj principe decidis regantoj kaj potenculoj pri la evoluo de nia nuna epoko, skizante la traktatojn de Versaj’, Trianon kaj Sen Ĵermen’, kaj la pli malfruajn de Spa kaj Lokarno. Oni decidis pri la sorto de tutaj popoloj kiel pri negocaĵo, ŝanĝis arbitre la geografian kartaron, naskis Polion, Ĉeĥoslovakion, Jugoslavion, la baltajn ŝtatetojn, pligrandigis Rumanion, Grekion, malaperigante Turkion el Eŭropo. Kaj en tiuj tagoj estis projektata la Ligo de Nacioj, ligo de unuiĝantaj ŝuldantoj, por sin defendi kontraŭ la superega kreditoro — la plej granda militprofiteginto — Usono.
La batalhalton tempe nur malmulte antaŭis la disfalo de du monarkioj, la ŝanĝo de registaro kaj de regformo en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario. Kaj efektive ne nur okazis simpla ŝanĝo de etiketoj, forpelo de imperiestroj ktp. La revenantaj soldatoj, unuiĝantaj kun la enlandaj laboristoj, formis la tielnomatajn laborist- kaj soldat-sovetojn, kiuj dum kelkaj monatoj ludis sufiĉe gravan rolon kaj posedis efektivan influon.
Ne malrekonebla la influo de alia okazintaĵo, kiu jaron antaŭe versence “skuis la mondon”, kiel esprimis sin bonkonata verkisto: la Oktobra Revolucio en Rusio, kiu signifis komenciĝon de nova epoko en la mondhistorio . . .
En Germanio kaj Aŭstrio la nove kreitaj respublikoj restis burĝe regataj malgraŭ tio, ke la tiea industri-laboristaro prezentas tre grandan elcenton de l’ loĝantaro kaj la laboristaj organizoj estis tre multmembraj en la postmilitaj jaroj. Ne estas ĉi tie la loko, por esplori la kaŭzojn, pro kiuj la laboristaro ne povis pli efikigi sian influon kaj kial post 10-jara ekzisto de tiuj respublikoj la proletaro eĉ multon devis cedi al la burĝoj da unuatempe akirita posedo.
Dekjara epoko montras bone, kiom relativaj estas ĉiuj politikaj venkakiroj sen socia struktur-ŝanĝo. La “venkintaj ŝtatoj” eĉ faris la saman sperton, precipe pro la ĉiam pli kreskanta ekonomia supereco de Usono, kiu minacas per sufoko venkintojn same kiel venkitojn de la milito kaj naskas sub niaj okuloj defendmovojn kiel, la movadon por Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo ktp.
Estas dume nur unu ŝtato, kiu okupas sendube unikan pozicion, tiu estas S o v e t i o. Dum la kanonoj de l’ mondmilito tondris sur ĉiuj militfrontoj, dum nek unu nek la alia partio cedis, dum pri paco sen venkintoj nek venkitoj neniu volis pensi, la germana registaro kaj ĝiaj militgeneraloj kredis povi grave utili al sia propra afero, permesante al la socialistaj agitistoj — Lenin kaj Radek — eniri Rusion. Hodiaŭ ili plore konfesas, kiom ili mispaŝis. Ĉar certe je neniu alia lando tiom efikis la modelo de Sovetio, kiom je Germanio kun ĝia forta laboristaro, kaj nenie tiom da bataloj estis necesaj por bridi — almenaŭ dumtempe — la revolucian movadon.
Ni ne recitu hodiaŭ la historion de l’ Rusa Revolucio. Ĝia influo je la fino de l’ eŭropa milito — unu jaron poste — hodiaŭ antaŭ jardeko — estas nekontraŭdirebla. Ĝi pendis kiel nigra ombro super la mondo. Kaj hodiaŭ, post dekunu jaroj, ankoraŭ ĝi pendas kiel nigra ombro super la mondo kapitalista . . .
En tiuj tagoj ni havas bonan okazon observi la malunuecan spiritostaton kreitan inter la popoloj sur bazo de l’ politik-ekonomiaj cirkonstancoj: En la “venkintaj” ŝtatoj oni tradicie solenas la batalhaltan tagon. Kaj la laboristaro — grandparte malmulte klaskonscia — ne havas efektivan povon por kontraŭstarigi al tiu soleno sian imponan kontraŭdiron. En la “venkitaj” ŝtatoj, kie la laboristaro depost la militfino akiris iom pli da reala influo, oni lasas al la naciistaj rondoj maldolĉajn konsiderojn pri “nacia mizero”, kaj fakte la sociaj problemoj, ektuŝitaj,
— paĝo 2 —
42 — SENNACIULO
DATREVENA MEMORIGO
Okaze de la 11. Novembro estas interese por la Legantoj rerigardi, kiel en Francio¹ oni blufis dum kaj tuj post la milito. Jen kelkaj elektitaj d-roj de famaj ĵurnalistoj kaj verkistoj, ministroj kaj episkopoj.
“Ĉiu soldata kadavro fariĝas astro en la elpurigita ĉielo.” B o n n e f o n (1916).
*
“Neniam Francio estis pli granda, neniam la homeco iris pli alten.” D e ŝ a n e l (fr.: Deschanel).
*
“Jes, la milito estas vere la regenerado.” B u r ĵ e (fr.: Bourget) en E ĥ o d e P a r i z o (1913).
*
“Oni ofte rimarkis, ke post la militoj okazas multaj krimoj. Ĝuste la rakonto pri la krimoj montras, kiom malgravaj estas la vivoj.” B u r ĵ e (1921).
*
“Urĝis, ke okazu milito por revivigi en Francio la senton pri idealo kaj dieco.” Generalo R e b i j o (fr.: Rebillot), (1914).
*
“Feliĉaj malgraŭ la funebro estas la familioj, kies sango fluas por la patrio.” Generalo R e b i j o (1914).
*
“Tiuj kvazaŭ-dioj kote vestitaj . . .” A. H e r m a n (fr.: Hermant), (1915).
*
“Kiam la gepatroj de germanaj soldatoj sciiĝos, ke siaj infanoj ne nur estis mortigataj, sed ke oni el ili faris oleon kaj sapon, jes sapon . . ., kian bruegon ili faros kontraŭ sia imperiestro . . .” L a K r u c o (religia gaz.), (2. 5. 17).
*
“Post kvin etapoj la kozakoj estos en Berlino.” L a M a t e n o (24. 8. 14).
*
“Laŭ statistikoj, Germanio havas nutraĵon nur por kvin monatoj.” (1914).
¹ En germanaj gazetoj oni facile povus kolekti similajn “perlojn”. Oni vidu ekz. en n-o 206 (fruntartik. “Eklezio kaj Militarismo”) la citojn el paroladoj de germanaj pastroj.
“La plej modesta, kiu militas por Francio, akiras per tio la animon de reĝo.” B a r e s (fr.: Barrès) en E ĥ o d e P a r i z o (5. 4. 15).
*
“La milito estas de dieca deveno.” Generalo Ŝ e r f i s (fr.: Cherfils).
*
“Ĉu la Kronprinco mortis? — tio estas demando, kiun oni povas jesi.” L a K r u c o (25. 2. 15).
*
“Post tiu ĉi milito, kiel post ventego, la atmosfero freŝiĝos. La homaj brustoj libere spiros.” L a v i s (fr.: Lavisse) en A r m e a B u l t e n o (1915).
*
“En ĉiu milito la decida momento proksimas la finon.” K r o p o t k i n en L a H o m o K a t e n i t a (20. 8. 17).
*
“Ekzistas nur du rasoj sur la tero: homeca kaj germanaĉa.” R u d j a r d K i p l i n g (13. 5. 17).
*
“La sola ĝena afero estas la vidvinoj, kiuj restos, sed . . . post ni, ili vivos en gloro.” L e k o n t (fr.: Lecomte), 2. 9. 17.
*
“La milito ne estas malbona afero. Ĝi malpermesas al vi morti en viaj riĉaĵoj.” Ĉ o t (angle: Choat, usona ambasadoro).
*
“La milito estas apostolo kreita de dio por regenerado religia, morala kaj socia.” E p i s k o p o d e B o r d o (fr.: Bordeaux).
*
“Faru demandojn al la miloj da tomboj en niaj regionoj, kaj el ĉiuj tomboj eliros la vortoj: Patrio, patrio!” E p i s k o p o d e Ŝ a l o n (fr.: Chalons), (30. 5. 17).
*
“La kareco de l’ vivo, tio estas la prezo de l’ gloro.” M e j e r (Meyer), (15. 8. 19).
*
“El 50 000 naskitoj en 1919 en Parizo, 25 000 mortis dum la sama jaro.” L a M a t e n o (12. 11. 20).
*
“La nombro da infanoj malfruigitaj, malnormalaj, malbonmoraj, degenerintaj, krimuloj, pligrandiĝis pro la milito.” L a M a t e n o (9. 12. 20).
*
“Niaj infanoj bone memoru la militon kaj estu pretaj, kiam necesas, lukti denove por la sama afero.” L a T e m p o (2. 8. 19). Esp-igis M a r s o (Marceau).
kvankam ne solvitaj, ekokupas en la memortagoj unuavice la publikan opinion. Kaj fine, en Sovetio la 7. nov. 1917 forpremis tute malantaŭen la mondmilitan memoron; en la tago de l’ batalhalto la civilmilito estis sur la tagordo, la demando pri ekzisto aŭ neekzisto de l’ Soveta Potenco.
Depost la 7. nov. 1917 la batalo inter Kapitalo kaj Laboro eniris novan stadion. Kaj tial ĉi tiu dato restas tiom memorinda por la tuta laborista klaso.
N. B.
EL HISPANIO
Antaŭ kelkaj semajnoj, okaze de alveno de l’ diktatoro en Barcelono, por soleni sian kvinjaran regadon, oni povis vidi en la barcelonaj stratoj afiŝojn kun ruzaj kaj senhontaj agitfrazoj de l’ Patriotaj Unuiĝoj. Tiu afiŝumado okazis certe je instigo de Primo de Rivera mem. Fakte tiuj Unuiĝoj ne enradikiĝis la popolon. Kun la nuna reĝimo ankaŭ ili malaperos ĉar ili nur vivas per apogo de l’ registaro. La anoj estas personoj, kiuj d e v a s aliĝi por konservi postenojn. Ankaŭ multaj persekutitoj apartenas al ili, por ne plu esti ĝenataj de la polico. Komercistoj, aŭtomobil-kondukistoj k. a. ankaŭ estas “patriotoj” pro materiaj konsideroj: por ke oni ne monpunu pro io ajn ktp. Sed neniu estas membro pro konvinko.
En la menciitaj afiŝoj oni legas titolojn kiel: “Diktatoreco liberala” kun frazoj pri amnestio, kiun la diktatoro faris okaze de l’ reĝjubileo (sed vere du tagojn antaŭe oni enkarcerigis pli ol dumil civitanojn sub preteksto de komploto); “Libereco de Laboro” kun alvoko, kompari nunan kaj estintan staton (tamen ekzistas miloj da senlaboruloj, kaj la okupitoj plejparte ne ricevas sufiĉe por manĝi kaj lui etaĝon). Kiam mi kopiis la tekston de l’ afiŝoj, por fari mian artikolon, du laboristoj mokis min kaj opiniis min “patrioto”. Hontigite mi forlasis tiun laboron. Malgraŭ tiuj afiŝoj la laboristoj ne forgesas, ke la registaro submetis al ili salajrimposton, ke ĝi intencis plilongigi la okhoran labordaŭron, komencante en la teksindustrio. Sed ĉar la laboristinoj helpis al la K-doj en batalo, la burĝaj intencoj ne efektiviĝis. Mi mem observis, kiel malmulte atentas la popolo tiun propagandaĉon. Kelkaj anoj de l’ Patriota Unuiĝo atendis, en loko, kie estis gluitaj la afiŝoj, por fotografi amasiĝon da personoj legantaj la afiŝojn. Sed ili ne havis okazon, ĉar neniam kolektiĝis pli ol tri legantoj. Tio okazas en lando, kiu akiris sidlokon ĉe la Ligo de Nacioj (pri kiu fakto ankaŭ gloras tiuj paperaĉoj).
Strikoj
En Sevilla kaj Barcelono estas projektitaj grandaj ekspozicioj por la venonta jaro pri diversaj teknikaj, ĉefe elektraj progresoj en tutmondo. La registaro havas grandan intereson, sed ne deziras ĝin elmontri, ke la ekspozicio en Barcelono ne estu tro sukcesa. Tial ĝi decidis samtempe okazigi alian ekspozicion en la belega urbo Sevilla. Antaŭ 3 monatoj nun okazis laborista striko en la ekspoziciejo de la andaluzia urbo. Vere la laboristoj ne povas vivi per salajro de 6 pes., eĉ la kvalifikitaj laboristoj ne ricevis pli. Sed la registaro deziregas samtempe malfermi ambaŭ ekspoziciojn; tial ĝi donis al la tiea
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 43
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
Interskandinava kunlaboro kooperativa
La sveda kooperativa movado celadas internacian organizon, por tiel krei sendependecon de ĉiu privatkapitalisto. Estas, kiel foje diris la nuna prezidanto de K. F., la revo de la kooperativistoj havi proprajn plantejojn, koloniojn en la landoj de la fruktoj kaj spicoj mem; ekzemple por kafo, oranĝoj, kaŭĉuko, ktp. Havi proprajn fabrikojn por produktado de objektoj, kies uzo estas tre ĝenerala en multaj landoj ktp. Resume: krei internacian kooperativan ŝtaton idean, kies agoj povus plibonigi la vivnivelon de grandaj amasoj da homoj. “Ni agu, li diris foje, tiel, ke jam dum la vivo de nia generacio, la kooperativo estos tiel forta, ke ĝi havu proprajn ŝipojn, kiuj alportus al la diversaj membroj en la tuta mondo la kafon aŭ teon aŭ fruktojn, kiuj kreskis en propraj plantejoj, prizorgitaj de sampensanoj. Ni agu tiel, ke la monopoloj kaj la karteloj estu frakasitaj per la volo de la kooperativa movado . . . En Svedio la kooperativa movado kreskis sufiĉe por jam esti kapabla nuligi la kartelojn kaj ilian prezpolitikon. Oni timas la kooperativan centron, kaj ĝia nura ekzistado avertas la prez-plialtigan politikon trouzi la potencon, kiun havas la karteloj. Tri trustojn K. F. jam frakasis, kaj la kvara jam ricevis sian “mortkondamnon”. Ĝi estas la trusto, kiu profitegas monon per fabrikado de “linoleumaj” tapiŝoj. K. F. intencas komenci fabriki tiajn tapiŝojn mem, kaj post komenco la sveda parto de la trusto — ĝi estas internacia — forfalos.
En la internacia celado K. F. jam faris la unuan paŝon. Mem oni nomas ĝin nur eksperimento. La tri kooperativaj centroj en Skandinavio — Svedio, Danio kaj Norvegio — fondis asocion “Nordisk Andelsforbund”, kun ĉefkontoro en la dana ĉefurbo Kopenhago kaj filia kontoro en Londono. Tiu asocio prizorgas la aĉetadon de la tielnomataj kolonivaroj: kafo, spicoj, sudlandaj fruktoj ktp. por la bezono de la konsumsocietoj en la tri landoj. La “eksperimento” estis sukcesega. La interskandinava entrepreno estas pruvo, ke internacia kooperativa kunagado estas ne nur teorie, sed praktike ebla sur la bazo de konsumkooperativa agado. La entrepreno estas kiel pogranda aĉetanto kaj la maklera pago estis tre granda pro tio, ke la tuta skandinava kooperativa movado aperas kaj el unu centro aĉetas la varojn por tuta Skandinavio. La sumoj ŝparitaj per tia agado restas en mona fondaĵo, ĝis nun atinginta du milionojn da kronoj, kiu estos uzata estonte por starigo de ia por la tri landoj komuna industria entrepreno, komune posedata de la tri landaj centraj organizoj.
[BILDO p.3 | 28,22,71,48] Foto: ligna domo kun turo sur arbara monteto super lago, kun boatdomo ĉe la bordo. Subskribo: “Nia korto”, Saltsjöbaden.
Organizaj novaĵoj
En la sveda kooperativa movado — kiel en ĉiu lando — estas kelkfoje konsumsocietoj, kies ekonomia rezulto ne estis tiel bona, kiel dezirinde — ofte kaŭze de mankanta intereso kaj kontrolo de la membroj. Tia stato estas laŭ la opinio de K. F. “malsana”. La distriktaj revizistoj, pri kiuj mi parolis en iu artikolo, ja ludis iun rolon por la resanigo de tiuj “malsanuloj”, sed kelkaj el la societoj estis tiel malsanaj, ke ili devis — kiel la malsanaj homoj, esti flegataj en malsanulejo. En la pasinta tempo oni lasis ilin morti kaj lasis al la bankrota administrado prizorgi la enterigon. Sed nuntempe tiuj malsanaj konsumsocietoj povas havi malsanulejan flegadon. Tiacele oni fondis apartan kooperativan societon, kiu samcele kun K. F. administras ekonomie malfortajn konsumsocietojn. Tiu societo en sia “flegado” nun havas sepdekon da konsumsocietoj kaj sukcesis el tiuj sepdek malgrandaj, malfortaj organizoj krei unu grandan. La societo estas organizita laŭ la modelo de la grandaj lokaj societoj kaj havas sian agadon en la tuta lando. Kiam oni en unu loko sukcesis, la membraro estas sufiĉe kooperative edukita kaj la “malsanulo” resaniĝis sufiĉe, la flegsocieto lasas al la resaniĝanto denove vivi per si mem.
La ŝuvendado estis por la konsumsocietoj ĝis nun granda problemo. La diversaj modeloj ja multfoje malhelpas elvendadon, kaj tio nature siavice respondas al plikarigo. Post granda diskuto en la lastjara kongreso (K. F. kongresas ĉiujare) oni decidis, ke K. F. havu rajton starigi ŝuvendejon en tiuj lokoj, kie estas oportune, kaj el tiuj lokoj vendi popece kaj pogrande. La demokratio de konsumsocieto ne perdiĝas pro tio. Aliaj formoj estas starigataj por la membreca rajto, kaj la rabato, kiun donas la societoj, tamen restas ĉe ili. Malgraŭ ke K. F. vendas la ŝuojn, la membroj havos sian rabaton per la loka societo. La nova metodo en la ŝuvendado celadas simpligon de la kooperativa vendado de ŝuoj en la lando. Estas eksperimento, kies rezulto montriĝos bona por la tuta kooperativa movado.
En sekvonta kaj lasta artikolo mi iom tuŝos la kooperativan loĝejkonstruadon, kiu estas tre grava rilate al la luprezoj en la pli grandaj urboj de Svedio.
J o h n J o h a n s s o n.
(Daŭrigota.)
provincestro severegajn ordonojn kontraŭ la strikantoj. La provincestro en manifesto deklaris, ke ĉiu laboristo, kiu ne reprenos la laboron dum 48 horoj, estos maldungata de sia mastro kaj ne retrovos laboron en la tuta provinco Sevilla. Kompreneble la provincestro fiaskis. Tion vidinte li enkarcerigis, persekutis kaj batigis la batalantojn. Li venigis aliprovincajn laboristojn profitante la ĝeneralan krizon. Malgraŭ tio li ne plene sukcesis. Ricevi ekzaktajn sciigojn pri la striko estas neeble, pro la severa cenzuro. Laŭdire dum la bataloj la strikantoj havis vunditojn kaj mortintojn; la provincestro estas, laŭ telegramoj, grave vundita “pro akcidento”. Fine la laboristoj reiris la laborejon. La kontrakto diras, ke “oni pristudos la salajran aferon, kiam la laboristoj denove laboros, por solvi ĝin kiel eble plej juste por mastroj kaj laboristoj”.
Fakto estas, ke kiam la registaro komencis devigi la laboristojn en la Barcelona ekspoziciejo pagi salajrimposton, oni strikis 1½ semajnon. La registaro arestis kaj persekutis. Fine venkis la tiranaro sub gvido de generalo Martinez Anido, la ĉefministro por internaj aferoj.
N u l s e k t o r u l o (Finota).
Ni ricevis regule vian ĵurnalon k sendis tuj post ricevo ŝanĝekzempleron [?]
— paĝo 4 —
44 — SENNACIULO
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
6. La cirkula teorio de Leru¹
Tiu ĉi teorio kontraŭas la teorion de Maltus, kiu vidas la kaŭzon de la mizero en la kreskanta plinombriĝo de l’ terloĝantaro. La tuta teorio de Leru bazas sur la principo, ke la homo estas samtempe produktanto kaj konsumanto, kaj ke li retrovas en sia konsumo mem la elementojn por sia necesa produktado. Sendepende de sciencaj, filozofiaj, historiaj rezonoj P. Leru apogas sian teorion sur la sekvanta sperto:
“Mi aĉetis malnovan fer-morteron, tiam mi serĉis sablo-ŝarĝon de la Tamizo, ĉe la ponto de Vokshol (angle: Vauxhall). Mi trairigis tiun ĉi sablon tra diversaj akvodušoj, por esti tute certa ke ĝi ne plu enfermas teron. Mi pistis ĝin kaj mi reduktis ĝin al polvo tiel delikata kiel eble. Mi prenis tiam karbon el tero, kiun mi pistis. Mi prenis cindron de nia fajrujo, tielnomatan ŝtonkarban cindron. Fine mi prenis brikon, kiun mi same pistis. Mi faris, miksante tiujn ĉi substancojn, pulvoron m i n e r o – v e g e t a ĵ a n. Mi miksis tiun ĉi pulvoron kun mia urino kaj miaj ekskrementoj, kaj mi elakiris t e r o n. Mi malkovris, ke la kvanto da ekskrementa materio, kiun ĉiu homo donas dum unu tago, povas servi por konsistigi 12½ k i l o g r. d a v e g e t a ĵ a t e r o. Mi farigis du kestojn starigitajn sur fostoj; mi plenigis ilin per tiu ĉi tero. Mi semis en ĝin fazeolojn. La sezono estis tre malfrua. La fazeoloj ĝermis, puŝis, kovriĝis per folioj, floroj, grajnoj. Mi vidis ilin portantaj belajn tuberojn, kaj unu el miaj amikoj, kiu estas en Ĝersej, faris la rikolton kiam mi forlasis Londonon. Mi aplikis la lecionon de saĝo, kiun dio donis al la homo en la vizio de Ezekiel. Mi elmontris, ke la h o m o e s t a s r e p r o d u k t a n t o d e s i a p r o p r a s u b s t a n c o.”
Tiel la konsumo ne estas nur la celo de l’produktado, ĝi ankaŭ estas la kaŭzo; la vivo renaskiĝas el la morto, la produktado el la konsumo; kaj, kiel konkludo, ĉiu homo havas la rajton vivi, ĉar per la fakto mem, ke li konsumas, li produktas.
¹ france: Leroux.
VIVO DE TEATRA ARTISTO
Eble interesos la K-dojn aŭdi iom pri mia vivo. Mi estas 33-jara teatristo. Ĉar miaj gepatroj estis ludistoj, mi komencis labori sur la scenejo tre frue. Mi estis 9-jaruleto, kiam mi unue aperis antaŭ la publiko. Mi nun estas membro de la varietea flanko¹ de la teatra profesio, sed en la fruaj tagoj, kiam mi vojaĝis kun miaj gepatroj, ni multe pli laboris ĉe cirkoj ol ĉe teatroj. La laboro de ludisto en Britio estas jena: Ne same kiel en aliaj landoj, la kontraktoj ĉi tie estas nur de unusemajna daŭro, t. e. de lundo ĝis sabato. Dimanĉon oni ne laboras, sed oni ne povas profiti je tiu libera tago, ĉar dimanĉe oni devas vojaĝi al nova loko. Eble estas menciinde, ke nur depost kelkaj jaroj oni permesas, en kelkaj urboj, la prezentadon de mov-bildoj ĉe kino-teatroj dimanĉe. Sed eĉ nuntempe troviĝas multaj urboj, kie ĉiu dimanĉa prezentado estas malpermesata; tamen trinkejoj estas malfermaj. La brita ideo pri virteco estas tre stranga.
Ĉiuj artistoj devas troviĝi ĉe la teatro lundon matene por prepari materialon kaj por muzik-ripetado. Tiu ĉi lasta okazas ĝenerale je la 12-a horo. Je la 13.30 h. antaŭ ol foriri al tagmanĝo oni rigardas la semajnordan tabulon por konstati, kian vicon okupas nia “numero” sur la programo. La angla sistemo de prezentado estas la tielnomata “twice nightly¹” (dufoje vespere). La unua spektaklo komenciĝas je la 18.30 h. kaj la dua je la 21-a. La iama fama sindikato M o s s a n d S t o l l², kiu posedis teatrojn en ĉiuj grandaj urboj de Britio, enkondukis tiun ĉi duopan sistemon de prezentado; kaj efektive ĝi estas trompaĵo, ĉar ĝi devigas la ludistojn kaj la orkestromuzikistojn labori 24-foje anstataŭ 7 — tio signifas, ke ili vere laboras du semajnojn por unu semajn-pago.
Ne kontentaj je tiu ĉi sukceso, la estroj de tiu ĉi sindikato penis enkonduki ankaŭ posttagmezan prezenton sen plua pago. Sed la V. A. F. (Federacio de Variete-artistoj) kontraŭbatalis kaj sukcesis havigi al la artistoj pluan pagon por ĉiuj posttagmezaj spektakloj.
Sed depost la milito pro la severa konkurado de la kino-teatroj la angla M u s i c H a l l havis malbonajn tagojn. Nuntempe multaj artistoj estas senlaboraj. Kompreneble, same kiel ĉiuj aliaj kapitalistoj, la estroj profitas la okazon por malaltigi la artistajn salajrojn. Multaj personoj eraras: Ili pensas, ke ĉar la artistoj estas bone vestitaj, ne ekzistas mizero inter ili. Sed tio ne estas fakto. La artisto devas elegante vesti sin, ĉar lia metio tion postulas, sed tre ofte okazas, ke li ankoraŭ ne pagis por la vestaĵo, kiun li portas.
Por havigi al si laboron, la artisto devas viziti agentejon, kaj ĝenerale la atendĉambro estas plenigita je malfeliĉuloj, kiuj atendas por vidi lian moŝton — la agenton. Tiu ĉi sinjoro konsideras sin supera al la artistoj, kvankam ĉi tiuj donas al li vivrimedon. La agento ricevas 10% por nenion fari. La artisto devas elspezi monon por anonci sian “numeron” en teatraj ĵurnaloj, kaj se iu direktoro vidas la reklamon kaj deziras la artiston, li komunikas al la agentejo, kaj ĉi lasta sendas kontrakton al la artisto kaj por tiu ĉi “peza” laboro ricevas 10% de la artista salajro. Tre ofte ankaŭ okazas, ke oni subaĉetas la agenton kaj tiel havigas kontraktojn; tial oni ofte vidas malbonajn artistojn aŭ “numerojn”, kiuj ne meritas okupi la pozicion, kiun ili ricevas.
La artista vivo estas kompreneble tre malcerta; unu jaron ĉio iras bone kaj la kontraktoj estas bonaj; dum alia jaro ŝajnas, ke oni ĉiam maltrafas la bonajn kontraktojn. Do se la artisto ne estas ŝparema, dum tiaj malbonaj jaroj li povas trovi sin en tre malagrablaj cirkonstancoj. La kondiĉoj, en kiuj oni laboras, estas ankaŭ tre malsamaj; kelkfoje la vestejoj estas tre luksaj kaj havas brakseĝojn, grandegajn spegulojn ĉe ĉiuj flankoj, ankaŭ eĉ telefonon, kiel ekzemple ĉe la L o n d o n a C o l i s e u m, la plej grava variete-teatro de Britio. Aliflanke, eĉ en Londono ankoraŭ troviĝas teatroj, kie la vestejoj estas sub la scenejo, malsekaj kaj malbonodoraj; kaj kiam danca numero aperas supre, la polvo falas malsupren sur la kapon de tiuj, kiuj vestas sin sube.
Kaj nun pri la kolegoj. Nur tre malmultaj konsideras sin kiel laboristoj k argumentas tiele: la teatroj apartenas al la kapitalistoj, do ni devas subteni la kapitalismon. Sed kiam oni demandas ilin, kiu plenigas la teatrojn? ili restas nenion dirante, ĉar kompreneble estas la laboristaro, kiu subtenas la teatrojn; la anglaj kapitalistoj iras al la Sudo de Francio, por amuzi sin; ili ne bezonas teatrojn, almenaŭ ne la specon de l’ ordinara angla varieto, ĉar tiu ĉi estas konsiderata kiel popolamuzejo, sekve ne inda por la tiel nomata supera klaso. —
Pro la fakto, ke mi pasigis multajn jarojn sur la kontinento, mi estas sufiĉe bona lingvisto, sed mi devas kontraŭstari la aserton, ke scipovante la francan, germanan kaj anglan lingvojn oni povas trairi la tutan mondon. Tute ne.
¹ Mjuzik hol, angle: Music Hall.
¹ Elparolu: tvajs najtle. ² Elparolu: Mos end stol.
Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:
Stockholm, konto n-o 4268, kaj Wien, konto n-o D.- 137725
— paĝo 5 —
TRA ESPERANTIO
Kiel mi trovis mian fraton per esperanto
En la tempo ĝis 1914 mi loĝis en Leningrado, mia frato Aleksandro estis finanta mezlernejan kurson en siberia urbo Omsk. Oni proklamis la militon; la frato estis soldatigata, mi ankaŭ, kaj post tri-kvar monatoj ni perdis unu la alian…
Venis 1917, februaro, oktobro, civilmilito, Denikin, Kolĉak, Judeniĉ ktp…. La ruĝa armeo venkis, la laboristaro ricevis liberan landon kaj komencis restarigi detruaĵojn kaj konstrui la Novon. Mi kiel ruĝarmeano trairis de Leningrado ĝis Batumo kaj en 1924 armeon forlasinte loĝiĝis en urbo Kutais (Transkaŭkazio). Kelkfoje mi anoncis en niaj ĵurnaloj serĉante mian Aleksandron, sed sensukcese, kaj perdis ĉian esperon lin retrovi. Unufoje mi legis en ĵurnalo pri esperanto, printempe 1927. Mi ekinteresiĝis kaj komencis studi ĝin. Post tri monatoj sentante mian povon uzi la lingvon mi aliĝis al SAT kaj SEU, abonis “S-ulo”n. Iom post iom mi komencis korespondadi kun ekster- kaj samlandanoj. Trarigardante Jarlibron 1927, mi trafis literon “O”, legas “Omsk. 9453, K-do Borisov…” ktp. “Ho, mia kara frato, kie vi estas, kial mi ne estas nun kune kun vi?” tiel mi pensis, leginte “Omsk”. Poste mi skribis babilleteron al K-do Borisov kun peto kontroli ĝin, ĉar mi estas komencanto kaj ne deziras havi multajn erarojn estonte. K-do Borisov kiel bona esperantisto sciiĝinte min pri la ricevo de mia letero, donis al mi eblecon denove skribi esperante al li. Jen kelkaj vortoj el mia dua letero al K-do B.: “… por mi estas tre agrable, ke mi havas nun K-don en tiu urbo, kie mi perdis mian fraton…” Kaj la 19. sept. de tiu ĉi jaro mi ricevis respondon: “… finfine mi trovis vian fraton…” Komence mi ne povis kompreni, mia kapo, koro ĉesis labori. “Ho! Mi tre dankas vin, K-do Borisov! Mi tre dankas nian lingvon esperanto!” Hazarde mi ellernis ĝin, hazarde trafis adreson de bona K-do, hazarde komencis korespondadi kaj hazarde trovis tion, pri kio mi jam multajn jarojn ĉesis pensi.
Jen, K-doj, mi ricevis per esperanto tion, kion mi neniam atendis.
Eruŝovskij, Tiflis (10 137).
Kiam mi unue vizitis Hispanion, mi jam bone sciis la tri cititajn gravajn eŭropajn lingvojn, tamen nek ĉe la stacidomo de Madrid nek ĉe la ĉefa poŝtoficejo mi sukcesis trovi iun, kiu povis paroli unu el la menciitaj lingvoj! Ĉe la poŝtoficejo tiu, kiu parolis france, estis for, kaj alia, kiu studis la anglan dum jaroj, ne povis kompreni min, kiam mi parolis. Mi devis skribi, kion mi deziris, kaj li respondis same! Do mi trovis, ke mi devas ankoraŭ lerni la hispanan lingvon.
Alian fojon, dum mia vizito al Suda Ameriko. En St. Paŭlo, Brazilio, atendante la vagonaron, kiu devis konduki min al Rio, oni arestis kaj aŭtomobile kondukis min al komisarejo. Tie estis neniu, kiu povis paroli angle, france aŭ germane, kaj nur ĉar mi jam komprenis la hispanan lingvon, mi povis sekvi al tio, kion diris la komisaro portugale. Oni telefonis al la brita konsulo. Kiam li alvenis por konstati, ke mi estas angliano, oni liberigis min kaj klarigis, ke la eraro okazis, ĉar mi similas al usona aventuristo, kiu sukcesis forkuri kun granda sumo el hotelo de la urbo. Tio montras, ke eĉ se vi scias kvar lingvojn naciajn, ofte tio ne sufiĉas.
Nu, antaŭ kelkaj jaroj, ĉar mi estas unu el tiuj teruraj ruĝuloj kaj legas Daily Herald (organon de la laborista partio), mi rimarkis en tiu ĵurnalo anonceton, kiu admonis lerni esperanton, mi decidis obei tiun konsilon. Tri monatojn poste mi havis okazon viziti Parizon kaj pere de La Homaro¹, en kiu mi vidis anoncon pri esperanto, mi havis la plezuron interparoli kun K-do Lanti. Mi timas, ke li multe penis por kompreni min pro mia tiutempa ne sperteco en la lingvo. Sed por mi estis granda okazintaĵo, ĉar li estis la unua malsamlingvano, kun kiu mi parolis esperante!
S. H. T. (7471).
¹ France: L’ Humanité, ĉiutaga ĵurnalo de l’ franca kom. partio.
Al laboristaj korespondantoj de ĉiuj landoj!
La Leningrada lab.-koresp.-organizo ampleksas laŭ lasta statistiko proks. 28 000 homojn. En Leningrado oni kalkulas 800 murgazetojn kaj saman kvanton da rondetoj. La lab.-kor-oj, gvidataj de komunista partio, estas la plej bonaj batalantoj por firmigi la proletaran diktatorecon kaj socialistan mastrum-konstruadon. Mankoj k atingoj de kolektiva laboro de niaj organizoj, de solaj specialistoj, de partianoj, de profunuiĝaj aktivuloj — ĉio estas klare spegulita sur paĝoj de nia murgazetaro k de nia gazetaro. Tio ĉi havas efikon. Ĉiuj atingoj de laboro, kreskado kvalita k kvanta neniom nin trankviligas, ni havas ankoraŭ milojn da mankoj, kiujn ni povas forigi post granda streĉo. Unu el la plej grandaj mankoj estas foresto de intern. ligo kun alilandaj lab. kor-oj. Lasttempe ni havis kelkajn dekojn da leteroj pri vivo de alilandaj laboristoj “ĝenerale”; tio estas bona. Sed nin, plumlaboristojn, interesas, kiel pasas laboro de lab-koroj, kiom da murgazetoj oni eldonas en fabrikoj, kiel rilatas al tio la mastroj kaj burĝa registaro. Reciproke ni povas interŝanĝi praktikajn instrukciojn, kiel ĉe ni estas organizita laboro de labkoroj. La leterojn pri laboro de alilandaj labkoroj ni intencas dissendadi al niaj labkoroj, ankaŭ ni ilin enmetos nian gazeton “Rabselkor” (Laborist-Kamparana Korespondanto). Ni esperu, ke tiun grandan mankon de nia laboro ni kolektive korektos.
Respondeca sekretario de “Rabselkor”-fako ĉe “Leningrada Pravda”, K. Kolbasov. (Vidu ankaŭ anoncon en n-o 208.)
[BILDO p.5 | 37,37,44,43] Kvinpinta stelo kun la surskribo SAT, emblemo en la anonco.
[REKLAMO p.5] Nun havebla! Kongresa Protokolaro de l’ 8-a SAT-Kongreso en Göteborg kun aldono de la Programprojekto de SAT kaj la kontraŭ-argumentoj de la Direkcio de SAT. Interesega dokumento, kiun neniu devus preterlasi mendi. 64 pĝ. Nur 0,50 mk. g. (Tiu prezo apenaŭ kovras nur niajn proprajn elspezojn.) Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
Koncernas adresojn
Jam multfoje estas atentigata en “S-ulo”, ke la K-doj skribu pli legeble kaj precize, sed nur malgranda parto el niaj membroj kaj abonantoj zorgas pri tiu atentigo. La konsekvenco estas, ke multan valoran tempon oni perdas pro legado de tiaj leteroj kaj ofte ankaŭ poŝtkartoj. Estas nepre necese, se iu skribas al ni, ke li skribu plej klare. En la kuranta teksto oni ja facile povas deĉifri aŭ diveni, kion la skribanto deziras, sed se oni skribas sian adreson per la samaj hieroglifoj, tiam ankaŭ nia sperto forlasas nin kaj sekve la sendaĵo estos malĝuste adresita. Krom tio ni perdis multan tempon pro la malĝusta registrado de l’ adreso en niaj libroj kaj sliparo. Kiu ne havas stampilon, nepre kaj ĉiam skribu sian adreson preslitere. Per tio vi povas al ni multe helpi en nia laboro. — Pluan ĉagrenon kaŭzas la malordema skribado de letero. Ekzistas K-doj, kiuj skribas leterojn kaj intermiksas ĉion. Jen oni skribas ion por la redakcio, jen por la adm., kaj inter ambaŭ skriboj oni krome aldonas ion pri privataj aferoj. Por ke tiu salato sufiĉe bone gustu, oni ankoraŭ surskribas ambaŭ flankojn de la letero. K-doj, kiuj havas tian “ordemon” en la skribado de leteroj, bonvolu atenti, ke ili estonte skribu aferojn por la redakcio sur apartan paperon, por ŝpari al ni tempoperdon.
Adm.
— paĝo 6 —
ESPERANTO-SERVO DE SAT
Raporto pri la 2-a kvaron-jaro de 1928
Kvankam ni prokrastis la publikigon de tiu ĉi raporto ĝis nun, ni devas konstati, ke en la 2-a kvaronjaro de 1928 la raportado plej malbone funkciis. Kio kulpas, estas esplorata de ni; sed ni povas konstati, ke la raportado pri la 3-a kvaronjaro jam pli kontentige komenciĝis. Dum la 2-a kvaronjaro resendis raportfolion pri utiligo de nia materialo nur 17 Gek-doj el 11 landoj, t. e. apenaŭ 15%. Laŭ tiu tute malkompleta statistiko aperis 134 raportoj en 275 div. gazetn-oj. Krome sendis raportfolion K-do el Usono, kiu bedaŭrinde ne entenas taŭgan por ni statistikon, kvankam ni povas aserti, ke tiu K-do plej sukcese laboras. Sole el materialo de Esperanto-Servo li presigis raportojn en 26 n-oj de div. gazetoj. Plej ofte presitaj estas la raportoj: Katolika preĝejo servas kiel armilarprovizejo (rap.-n-o 1) 18-foje; Laboristoj kleriĝu (el Hungario — 48) 17-foje; Granda striko de tekslaboristoj en Jugoslavio (59) 17-foje; Konflikto en brita ŝpinindustrio (9) 15-foje; Tutmonda kongr. de prol. esp-istoj (107) 14-foje; La sorto de arbar-laboristoj en Kanado (181) 14-foje; Malŝparemeco de ŝtataj impostoj en Germ.?! (55) 12-foje; La reakcio kontraŭ la sobreco en Bulg. (63) 12-foje; En Varsovio 65% de l’ infanaro drinkas brandon (71) 11-foje; Grandaj procesoj politikaj en Polio (99) 11-foje; Ekspluatado de indiĝenaj knaboj en Sud-Afriko (10) 10-foje; La batalo por amnestio en Bulg. (17) 10-foje; La fond-kongr. de la aŭstria ruĝa frontbat. asocio (71) 11-foje ktp. Nepresitaj nur estas kelkaj raportoj (laŭ ricevitaj rap.-folioj), sed ni eĉ ricevis gazetojn kun tiuj raportoj. Do, ni povas kuraĝe diri, ke ĉiu raporto aperis almenaŭ 1-foje. Tamen ni ne kontentas, kaj ni esperas, ke tiu publika admono efikos, ke pli da raportfolioj en estonto trafu nin kaj ni tiam ankaŭ povus publikigi pli kompletan raporton pri l’ funkcio de Esperanto-Servo.
Ankoraŭ ni bezonas reprezentantojn en multaj regionoj kaj landoj, precipe malproksimaj de Eŭropo. Kiu kuraĝas partopreni nian peresperantan aparaton? Per- kaj por-esperantaj raportoj ĉiam estas bon-akceptataj, kondiĉe ke ili ne estas nur-teoriaj kaj politike unuflankaj. Sed ni tre deziras ricevi originale verkitajn raportojn pri ĉiaj okazintaĵoj. Sed oni evitu laŭeble tradukojn el tagĵurnaloj, ĉar tian gazetpriservadon pli rapide plenumas la telegraf-oficejoj, kiuj nature ĉiam spegulas burĝan tendencon. Des pli ni liveru al la gazetaro plej objektivajn prolettendencajn raportojn. Kaj tiucele ĉiu klaskonsciulo subtenu nin. En tutjara raporto ni pli detale parolos pri niaj rezultoj. Kaj ni esperas, ke la raporton pri la 3-a kvaronjaro ni jam povos publikigi post unu monato. Ja tio ne dependas de ni, sed sole de l’ aktiveco de la SAT-anaro.
Centrejo de Esperanto-Servo de SAT, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.).
ATENTU SOVETIANOJ!
Ofte okazis kaj okazas, ke niaj K-doj sendis al niaj agentejoj en Sovetio monon, kiu tute ne rilatas al nia SAT-movado aŭ tute ne havas ion komunan kun la SAT-administracio. Post apero de ĉi tiuj linioj ni rifuzos ĉiun ajn pagon, ĉu por privataj personoj, ĉu por fremdaj libroj kaj gazetoj. Samtempe ni atentigas niajn agentejojn en Sovetio estonte malakcepti monon, kiu ne estas destinita rekte por SAT.
Ni bedaŭras ĉi tiun paŝon, sed la kruda fakto devigas nin al tio, ĉar la popolkomisaro de financoj en Sovetio donis al nia agentejo en Moskvo la permeson nur por ioma limigita sumo, kiun ni rajtas ricevi dumjare kaj tiu sumo apenaŭ sufiĉas por enspezi nian propran monon.
Direkcio — Administracio.
NEKROLOGO
Kruele la morto ŝiras truojn en niaj vicoj. La 14. oktobro mortis post longa, terura malsano (ftizo) nia K-do
Hermann Remers (656)
en Düsseldorf. En li ni perdas unu el tiuj SAT-anoj, kiuj depost la komenco de nia movado kun ne ofte trovebla klareco ekkonis neceson kaj signifon de SAT. Li estis vera batalanto por la SAT-ideoj. Kiu el la Düsseldorfaj K-doj ne memorus lin, kiel li en la grupkunvenoj, entuziasmigite de la nova ideo, arde pledis por nia organizo kontraŭ SAT-indiferentuloj kaj kontraŭuloj? La multhora diskutado ofte fizike plene elĉerpis lin, la malica malsano dolore sentigis sin. Sian fervoron li pagis kare. Kiam lia sanstato ankoraŭ permesis tion, li akceptis dum jaroj esti peranto de SAT, kaj per sia energio li sciis plialtigi la nombron de membroj en D. La 2-a kongreso en Frankfurt, kiun li partoprenis, donis al li novan fortan impulson. Nelonge poste, en nov. 1922, li estis unu el la efektivigantoj de l’ Eldon-Kooperativo, kies administradon li prizorgis, ĝis la Fako rapide grandiĝante transiris al Leipzig. Ne havante laborenspezon tiutempe, li donis sian lastan moneron al SAT. Estante simpla metallaboristo, subpremate pli akre ol aliaj de la kapitalisma sistemo pro sia daŭra malsanado, li posedis grandegan volon instruiĝi kaj kleriĝi. Ĉiam lernema kaj spertiĝema, li bonege posedis la esperantan lingvon kaj stilon, tiel ke kelkaj el liaj literaturaĵoj aperis en Sennacieca Revuo. Pli ol 6 lastajn jarojn li ne plu laboris por la kapitalismo, ĉar li estis invalido, malgraŭ sia ekstera forteco kaj altkreskeco. Li ne plu povis servi al tiu sistemo, kiu disrompis, mortigis lin. La senlaborulo travivis jarojn de malsato kaj mizero, ĝis en malsanejo, ne plu povante sin teni ekster lito, li trovis rifuĝejon por morti malrapidan morton. Kapitalismo — murdinto! Denove ĝi rabis unu el la plej noblaj, plej sinceraj K-doj. Ĉiuj, kiuj konis lin, gardos honore lian memoron. Transprenu ni la standardon el mano de l’ mortinto kaj estu ni sindonemaj, fervoraj batalantoj kiel li!
N. B.
Moskvaj Centraj Ŝtataj Kursoj de esperanto
En Moskvo 14. 10. estas malfermitaj Centraj Ŝtataj Kursoj de esp-o. La kursoj preparas instruistojn, tradukistojn k korespondantojn de esp-o. Daŭro de l’ tuta kurso estas dujara. Dum la unua jaro la lernantoj ricevas elementan konon de esp-o. Dum la dua jaro ili ekposedas la lingvon detale k, krom tio, studas historion de universalaj lingvoj, metodikon de instruado k metodikon de organiza k agitpropaganda laboro. Por la teoria kurso estas verkita speciala supera lernolibro de K-do Varankin, nun eldonata de CK SEU. Al la kursoj aniĝis 45 personoj. Instruas 6 plej bone kvalifikitaj instruistoj. Administras la kursojn K-do Varankin.
(1116)
PLANO DE LABORO DE ĈITA-A SAT-RONDO
Okazas ne malofte, ke sekretarioj de SAT-rondoj estas embarasataj por starigi programon de laboro. En la celo helpi al ili, ni publikigas ĉi sube la planon de unu fervora rondo por tri someraj monatoj 1928.
1. Studo:
Julio
- Studo pri la SAT-Statuto per 4 raportoj: a) Celoj de SAT (rap. K-do Bajenov), b) Membreco en SAT (Kiĉakov), c) Organizo de SAT (Kapustin), d) Servoj (Stelliĥ).
- Agiteca raporto pri “S-ulo” (Fade).
- Raporto: “Lenin pri Sennaciismo” (Laŭ “S-ulo” 129/30; Fade.).
- Diskuto pri Kongrespropono 1 (de K-do Lanti) — Fade.
Aŭgusto
- Diskuto pri la sektorsistemo de SAT.
- Raporto pri Internacia Korespondado (Bajenov).
- Raporto: Esp-o en la ruĝa kaj en la burĝaj armeoj (Kapustin).
Septembro
- 3 raportoj laŭ 3 partoj de artik. de Spiridoviĉ (“SR”) “Skemo de la lingva evoluo”.
- 2 skizaj raportetoj pri a) Historio de esp. movado antaŭ la mondmilito, b) Historio de esp. kaj SAT-movado post la mondmilito.
- Komenco de studo pri la decidoj de la 8-a SAT-kongreso.
Dum la tuta tempo:
- Ĉiudimanĉe instru-horoj (Lekcioj de K-do Bajenov pri naturparola metodo. Provlecionoj).
- Ĉiudimanĉe mencio pri la plej gravaj artik. el lasta n-o de “S-ulo”, kaj pri div. SAT-libroj kaj eldonoj.
- Tralegado de plej interesaj leteroj, ricevitaj de grupanoj, kaj pridiskuto.
- Kolektiva tradukado de leteroj kaj artik. el kaj en esp.
- 2 demand- kaj respond-vesperoj pri div. temoj.
- Laŭeble, ĉiam post la kunsidoj, ĥora kantado de revol. kantoj.
2. Praktiko:
- Varb-agado por “S-ulo” (julio)
- SAT-anigo de ĉiuj nealiĝintaj gegrupanoj.
- Multobligo kaj dissendo de letero de Ĉita-a IRH-komitato al eksterl. IRH-organizoj (julio).
- Kunligo de ruĝarmeanoj kun eksterlando.
- Multobligo kaj dissendo de letero de Ĉita-aj komjunulaj organizoj al eksterl. kun salutoj okaze de Intern. Junulara Tago 2. 9.). Salutpetoj de div. eksterl. komjunul-organizoj (julio-aŭg.). Ricevitajn leterojn traduki kaj publikigi (sept.).
- Dissendo de salutpetoj por 11-a datreveno de Okt. Revolucio, al div. landoj (aŭg., sept.).
- Perado de interkoresp. de div. lokaj organizoj.
- Regula tradukado kaj dissendado de let. kaj artik. por Ekstrem-Orienta Siberia gazetaro.
- Statistiko de intern. koresp. en Ĉita.
- Speciala penado kunligiĝi kun la orientaj landoj.
Plano konfirmita dum la kunsido de 1.7.28.
Sekretario: K. Fade (3717).
— paĝo 7 —
Pri korespondvesperoj, ekspozicioj kaj similaj anoncpetoj
Anoncoj pri korespondvesperoj, ekspozicioj aŭ pri alsendo de salutleteroj (lastaj precipe el Sovetio) aperas en “S-ulo” sufiĉe ofte. Miaopinie la alvokoj plejparte rezultigas malmultajn respondojn, kiuj ne povas kontentigi la anoncintojn. Kulpas la anoncantoj mem: la anoncoj (ĉ. 50%) aperas tro malfrue. Jen konkreta ekzemplo: en n-o 207 estis anoncita “esp. ekspozicio” de Manchester’a Esp. Klubo, okazinta 13. 10. La gazeto, aperinta 20. 9., venis Tiflis-on 3. 10., alivorte tro malfrue por respondi la alvokon. Rezulte, al la loka grupo, antaŭ nelonge decidinta subteni similajn petojn, restis nenio ol… pense ekdeziri sukceson al la entrepreno de Manchester’aj K-doj!
Bagateloj, — diros kelkaj “poŝtkartmalamikoj”. Laŭsperte, tamen, oni povas certigi, ke kelkdeko da PK, plaĉe aranĝitaj, estas ofte instigilo por esp. “konvertiĝo” kaj plua entuziasma laboro por prol. esp. movado.
Do, la anoncantoj, precipe izoluloj kaj grupetoj, pionire agantaj en lokoj de ankoraŭ malforta esp. movado, ne senkuraĝiĝu kaj ne kulpigu la indiferentecon kaj malhelpemon de alilandaj K-doj; atentu nur la kelkfojan averton de l’ redakcio pri ĝustatempa alsendo de viaj anoncoj!
Komisiite: R. Lorencson.
SAT-anoj ne pruntedonu vian Jarlibron al iu ajn. Ĉiam postulu, ke servopetanto montru sian membro-karton. Gardu vin kontraŭ profitemuloj kaj parazitoj!
Vero antaŭ ĉio!
Pravas K-do 5458 (n-o 172, p. 129) atentigante unuflankecon de prisovetia materialo. Prisilento de malbonaj flankoj de nia vivo neniel helpas al diskonigo de l’ vero pri Sovetio kaj neniun konvinkos pri efektiva stato de niaj aferoj. Aliflanke, prisilentado estas eĉ malutila, prezentante ŝancojn al niaj malamikoj eluzi la unuflankecon kiel pruvon pri “kruela cenzuro”, “senindulga partia jugo” ktp.
Ke malsukcesoj kaj mankoj ekzistas en Sovetio, estas nenia sekreto; ja ĉiu sovetia civitano kaj ĉiu alilandano povas senĝene legi pri tio en oficiala kaj partia gazetaro. La eraroj estas neeviteblaj; senkaŝe priskribante ilin, ni montru, ke tamen, malgraŭ ĉiuj malhelpoj, ni progresas. Estu niaj eraroj kaj malordoj, samkiel niaj sukcesoj, vojmontriloj por alilanda proletaro!
R. Lorencson.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Le Matérialiste, Laeken, okt., Ĉu religio estas priv. afero? Accion Social Obrera, Gerona, 13. 10., Ekon. tutm. interdependeco (Delaisi).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Daily Herald, Lond., 19. 10., The Plebs, Lond., okt./nov., recenzo de Lab. Esp-ismo (Lanti), de M. Starr, Der Deutsche Eisenb., Berl., 14. 10., Le 5 à 10, Strasbourg, sept., Signalen, Stokh., 18. 10., De Socialist, Amsterd., 13. 10., Las Noticias, Barcel., 30. 9., 14. 10., La Dépêche, Grenoble, 22. 10., Organizita lab-isto, Belgrad, 14. 10., Grafika laboristo, Zagreb, 13. 10.
Peresper. materialon enpresis:
Travail, Lyon, 20. 10., Ny Tid, Ĉikago, 28. 5. — 5 artik. de l’ Gazet-Servo! dank’ al la modela laboro de K-do Fröding.
Pri SAT-Kongreso enpresis:
Ny Tid, Ĉikago, 3. 9. (rap. de Fröding), New Yorker Volksztg., N. Jorko, 12. 9., (tre detala rap. laŭ gaz. servo, bone aranĝita de K-do Weder), Postmannen, Oslo, 1. 10. (detala rap. de iu norv. K-do). — Al la K-doj, kiuj tiel trafe laboras en la gaz. fako, ni publike danku[?], ĉar tia laboro plej utilas al nia movado. Ke ili trovu multajn imitantojn!
NIA POSTO
4608. — Ni akceptas ĉiam plezure rakontetojn por “La Lern.”. Sed tiu de vi sendita vere estas tro longa por enmeti. Ni atendas pli mallongajn.
9310. — Via PK alvenis tro malfrue por enmeti la tekston ankoraŭ ĝustatempe.
6659. — Ni utiligos vian rap.
13 059. — Mankas loko por via artik.
8358. — Vi trovos vian artik. en iu venonta n-o.
Red.
Trokoff (Tirnovsko). — Tempon por private korespondadi mi absolute ne havas.
Ĥristov (Varna). — Vi forgesis enmeti tekston de via anonco.
Adm.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Artur Quaiser, Weisskirchen, 143 ap. Kratzau, dez. koresp., L, PM. Resp. garantiata.
K-do R. Fischer (oficisto), Holeischen ap. Pilsen, dez. interŝ. PM, kĉl. K-doj sendu unue!
GERMANIO
K-do Westphal, Gerberbruch 20, Rostock, dez. koresp. kĉl., pref. kun lignaĵistoj, L, PI.
— 22-jara junproleto dez. koresp. kun Gek-doj, pref. el la marbordaj teritorioj franca, sveda aŭ alia k el norda Hispanio pri prol. junulmovado. Adr.: Karlo Pohle, Margaretenstr. 15/2, Mainz a. Rh.
K-dino Grenjo Bräuer, Mühlgrabenstr. 23, Hirschberg i. Schles., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI.
Adresŝanĝo. — Gerh. Faber, Deutscher Ring 1, p. r., Wesermünde-G., bonvolu noti tion en la Jarlibro. Mi dez. koresp. kun anglaj K-doj.
NEDERLANDO
Adresŝanĝo. — K-do Joh. v. d. Zwaan, Wilhelminenstr. 28, A., Rotterdam, strat-ŝanĝo). SAT-anoj korektu en la jarlibro.
RUMANIO
K-do Remus Vasiluvici, str. Reg. Maria, 21, Deva interŝ. PM, kĉl.
SOVETIO
K-do A. Jurĉenko, Detkolonia Dzerĵinskogo, Poŝtkesto, 309, Ĥarkov, serĉas korespondadon por esp. grupo ĉe domo de ekssenzorgaj infanoj.
— Lernantoj de kino-mekanikista lernejo dez. koresp. pri kino, lab. vivo k interŝ. kinoĵurnalojn k gaz. Adr.: Rostov (Don), Krasnoarmejskaja, 1, ŝkola, 8 al K-do P. A. Volĉkov.
— Pri literaturo dez. koresp. kĉl. K-do Max Liber, Mordvinovskij per. 27, kv. 3, Ĥarkov, Ukrainio.
[REKLAMO p.7] Gejunuloj! Letere partoprenu nian jubileon, la 29. de nov., okaze de l’ X. datreveno de l’ Unio junkomunista (Komsomol), sendu viajn k de viaj organizoj salut-leterojn. Adr.: Saratov, ĵel. dor. masterskie 5364.
— Grupo de gekomjunuloj (4 knaboj, 6 kn-inoj), dez. koresp. kun gejunuloj pri div. temoj kĉl., kolektive k individue. Adr.: Ĥarkov, Puŝkinskaja, 31, tipografio Jacejka KSM.
K-do A. Varonin, str. Sverdlova, 85, Bogorodsk, Nijegor. gub., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.
K-do Viktoro Jidkov (stud. elektro-teknikisto), Polevie zadvorki, 6, Sormovo, Nijnij-Novgorod, dez. koresp. kun studentoj el ĉl. pri div. temoj, L, PK, PI.
K-do J. Mosolov (aviadisto), Dvorec-Muzej, kv. 25, Trock, Leningr. obl. dez. koresp. kĉl.
K-do A. Jadlovker nun loĝas: Aŝhabad, Stavropolskaja, 22 (antaŭe en Turtkul). Pro mia senlaboreco mi nun ne povas koresp. Post kelka tempo mi nepre resp. al ĉ. miaj gekoresp-antoj.
K-do B. Miheev (16 j., junkom.), ul. Vodnikov, 25, kv. 2, Samara, dez. koresp. kĉl.
K-do Georgo Solovjev (konstrulaboristo), Portovaja 48, kv. 9, Sebastopolo, dez. seriozan koresp-adon kun samprofesiuloj el ĉl. pri labormetodo, vivkondiĉoj ktp., L, PK, PI. Resp. garantiata.
— Terkulturistoj, agronomoj, brutbredistoj el ĉl. mi dez. serioze koresp-adi pri specialaj temoj, vivkondiĉoj ktp., L, PK, PI, ilustraĵoj, gaz. Nepre resp. Adr.: st. Brasovo, Brasovski teknikumo, Brjanska gub. al K-do Bazilo Pokrovski.
— Esp. Grupo ĉe Narkompoĉtel dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Certe resp. Adr.: Moskvo, Narkompoĉtel al Esperanto-grupo Glazunovoj.
K-do Johano Fallin (20 j., konstrulaboristo), Provorskaja ul. 8-a, Smolensk, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
K-do Konst. Palivoda, Terskaja, 26, Anapa, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI. Nepre resp.
K-do Jakobo Kanevski, Jilanska str. 2, 5, Kiev, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
— Kleriga Fako de Fabrika Sindikata Komitato dez. koresp. kolektive kun junkom. ĉeloj, petas salutleterojn pro Okt. Revol. Adr.: Kiev, Arsenalska str. Krasnoznamenni Zavod, Zavkom.
— Komencanta grupo dez. koresp. kĉl., L, PK, gaz. Resp. garantiata. Adr.: P. Tilin (9310), Leningrad, Pr. Volodarskogo 9, Pisĉeprodukt al Esp. Grupo.
— paĝo 8 —
SOVETIO (Daŭrigo)
— Teksistoj de fabriko “RABOĈIJ”, Leningrad, “29”, fabkom, dez. koresp. pri la vivo de ĉl. teksistoj. Resp. garantiata.
— Fervojistoj de “PROLETARSKIJ ZAVOD”, Leningrad, “29”, klubo Kalinina, dez. koresp. pri la vivo de ĉl. fervojistoj. Resp. garantiata.
— Esper-rondetoj de “URB-AKVOKONDUKILOJ” organizas en novembro grandan varb-vesperon kun ekspozicio. Sendu propagandan materialon! Ĉiu estos rekompencota. Leningrad, ul. Sluckogo, 45, esper-rondeto.
— Komencanta grupo de Esperantistaj Labkoroj dez. koresp. L, PI, gaz. ĵurn., fotoj kĉl. Resp. garant. P. Tilin (9310), Leningrad, Socialistiĉeskaja, 14, klubo Rabselkor de “Leningrada Pravda” al esper. grupo.
— K-do Pargaĉevskij serĉas sian malnovan korespondanton K-don Hoves k dez. koresp. kun esp-istoj-poetoj interŝ. versaĵojn. Buhta Nahtahu, Sovetsk. rajona, Habarovsk. okr., D. V. K.
K-do Ignatjev dez. koresp. pri terkulturado kun kamparanoj alilandaj. p. o. Nahtahu, Sovetsk. rajona, Habarovsk. okr., D. V. K.
— Kamparanoj k arbarlaboristoj dez. koresp. kolektive kun diversl. samokupanoj pri ĉ. temoj. Adr.: K-do Pargaĉevskij, Buhta Nahtahu, Sovetsk. rajona, Habarovsk. okr., D. V. K.
ATENTU!
Esperantista Laborista Grupo, Budapest, III. Selmeczi-u. 14, aranĝos grandan ekspozicion, por kiu ĝi petas materialon (gaz., PK, PI, fotojn ktp.) el Sovetio, malproksima Oriento k Ameriko. Ankaŭ koresp-antojn ni serĉas.
Por sin perfektigi en scio de esperanto, 3 K-doj dez. koresp. kun eksterl. K-dinoj pri ĉ. temoj. K-doj Josef Kohlmaier, 68/43, K-do Franz Kaiblinger, 68/50, K-do Hans Eigl, 28/30, ĉiuj en Niklasdorf a. d. M. (Aŭstrio).
Sebastopola Esperanta Koresp. Oficejo
ĉe Redakcio “Majak Kommuni” k Soveto de Sindikatoj organizas al la XI-a datreveno de Oktobra Revolucio grandiozan ekspozicion de kolektiva k individua koresp. — K-doj kaj organizoj tutmondaj helpu al triumfo de esperanto en nia urbo. Sendu salutojn, ekspoziciaĵojn. Ĉiuj salutoj estos presitaj k gaz. senditaj al la aŭtoroj.
K-doj laboristoj kaj laboristaj organizoj!
La SAT-anoj de Saratov petas sendi salut-leterojn k gratulojn okaze de l’ XI-a datreveno de l’ Oktobra Revolucio (la 7. nov.) al la Saratovaj organizoj: 1. Distrikta Komitato de l’ Kompartio, 2. Distrikta k Regiona Komitatoj de l’ Junkomunista Unuiĝo, 3. Al Unuiĝo de Prof-sindikatoj, 4. Al la redakcioj de “Volga Vero” k “Juna Leninano”. La leteroj estu sendataj al adr.: Saratov, Kamiŝinskaja 155, al K-do Segal M. A. (por Komitato de SEU).
La 24. de novembro
la Societo de Esperantistaj Laboristoj en Oslo festos sian 10-jaran ekzistadon. En la festa ĉambrego okazos ekspozicio de esp. gazetoj k salutleteroj. K-doj! Helpu nin en nia propagando sendante salutleterojn k aliajn ekspoziciaĵojn laŭ jena adreso:
Societo de Esperantistaj Laboristoj K-do Hilding Hansson Sarpsborggt 16, III, opg. G, Oslo, Norv.
[REKLAMO p.8] Fine! La “Universala Esperantistiĝilo” estas tute finita!
Laŭ la opinio de la esperanta gazetaro la verko estas — “geniaĵo”, “juvelo pedagogia”, “majstroverko”, “pedagogia mirindaĵo”, ktp.
S-ro Herbert M. Scott, redaktoro de “Amerika Esperantisto” kaj ano de la Lingva Komitato, diras — “Ĝi estas la ‘rekta’ metodo ‘par excellence’ ellaborita ĝis-ekstreme.”
La kompleta kurso konsistas el dek libroj (lecionoj), pli ol 300 paĝoj kaj vortoprovizo de ĉ. 1,500 pretaj vortoj, el kiuj, komprenebl, per aplikado de la vortfaraj principoj de la lingvo, miloj da pluaj vortoj estas formeblaj.
Ĝi enhavas 2,300 originalajn bildojn, kiuj klarigas ĉiun el la 1,500 vortoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepozicioj, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn, ktp. — Jen do estas valora donaco por kristnasko kaj por ĉiu alia tago de la jaro.
La unua leciono enhavas klarigojn en diversaj lingvoj. La jenaj nun estas haveblaj — Angla, Araba, Belga, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Estona, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Katalana, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa (aliaj lingvoj estas preparataj).
Menciu la deziratan lingvon ĉe via mendo, kaj ne forgesu skribi vian adreson per presliteroj, ĉar tempo tute mankas al ni por deĉifri hieroglifojn.
La prezo de ĉiu leciono aŭ libro estas 0.15 usona dolaro, aŭ $ 1.50 por la tuta kurso el dek libroj. Ni pagas la afrankon.
Ni sendos al ĉiu esperantisto tute senpage nian nove konstruitan “korelativilon”. Nur turnu la diskon — ZIP . . . kaj la vorto klariĝas al ĉiu naciano, tute egale ĉu oni estas Franco, Turko aŭ Eskimo.
Benson School of Esperanto, Inc. 518 Broad St., Newark, N. J., USA.
[REKLAMO p.8] RADIO AMATOROJ Radio-Buro de Ĥarkova Distrikta Soveto de Profsindikatoj organizas korespondadon por radio-amatoroj. ĤARKOVA RADIO-AMATORO ATENDAS VIAJN LETEROJN! Adr.: USSR, Ĥarkov, Dvorec Truda, kv. 63, Radio-Buro.
Moskva Supera Teknika Lernejo
Esperĉelo de studentoj
deziras korespondi kun studentaro kaj gelaboristaro de ĉiuj landoj pri diversaj temoj. Resp. garantiata.
Adr.: Moskvo 5, Voznesenskaja 20 Al K-do Rusakov. Por esperĉelo de M. V. T. U.
[REKLAMO p.8] La mondkonata porĵurnala agentejo Henri Manuel, Paris liveranta krom la ĉiutaga raportaĵo ankaŭ modon de la plej famaj francaj tajlorinoj, havanta la plej grandan arĥivejon de eminentularo SERĈAS REPREZENTANTOJN en ankoraŭ multaj landoj. Precipe en Sovetio k Orientaj landoj. Interesiĝantoj skribu al: J. Grenkamp, 4 rue de Vaugirard Paris 6e
ATENTU, GEK-DOJ DE L’ TUTA MONDO!
Ni, anoj de esperanta grupo, serĉas longedaŭran koresp-adon pri temoj proponotaj al ni. Volonte ni interŝanĝos PM, PK, PI, ilustr. gaz., fotojn ktp. Por ni, loĝantaj en Ekstrem-Orienta parto de USSR, koresp-ado kun vi estos vigliga k interesa. Skribu — ĉu individue, ĉu kolektive: Respondo senprokrasta atendas vin! Ni esperas je via helpo. Adresu jene (nepre korekte k legeble):
Al K-do Johano Sklemenov, s. Krasnij-Jar Ĉitinskij okr. D. V. K., Siberio (USSR).
KIU
deziras interŝanĝi kun mi gazetojn, ĵurnalojn, pri diversaj demandoj? Skribu: Ĥarkov, Holodnaja Gora, Kulbickij per 12, kv. 6, Maslovskij B. Respondoj sendube garantiataj, senprokraste.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Datreveno dekjara kaj — dekunujara | 41—42 |
| Datrevena memoriĝo | 42 |
| El Hispanio | 42—43 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 43 |
| El la historio de l’ Socialismo | 44 |
| Vivo de teatra artisto | 44 |
| Al laboristaj korespondantoj de ĉiuj landoj | 45 |
| Tra Esperantio | 45—47 |
| Korespondado, anoncoj | 47—48 |
Preselo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 215, 15-a de novembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 215 — APERAS SEMAJNE — 15. Novembro 1928
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
S.A.T.
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
KIUN SIGNIFON HAVAS LA TUTEŬROPA MOVADO?
“Aliĝu al la Paneŭropa (t. e. Tuteŭropa) Unio! Savu Eŭropon!“ tiel krias al ni manifestoj kaj broŝuroj en esperanto kaj ĉiuj aliaj lingvoj. S-ro Coudenhove-Kalergi kaj lia anaro disvolvas lastatempe sufiĉe viglan propagandon kaj elektis speciale ankaŭ la esperantistajn rondojn kiel objektojn por sia varbado. Kredeble ankaŭ ne malmultaj laboristaj esperantistoj ricevis aliĝilojn, por subteni tiujn celadojn.
Supraje legante la belvortajn manifestojn, oni povus raviĝi kaj gratuli al la gvidantoj de tiu movado pro iliaj noblaj celoj. Sed atentema leganto konstatos baldaŭ la demagogion: “Sen Paneŭropo — ni legas — nova eŭropa milito estas neevitebla: gasmilito, kiu sin direktus kontraŭ la civila loĝantaro ktp. . . .“ Kial oni minacas nur per nova eŭropa milito? Ĉu do la mondo konsistas nur el Eŭropo? Ĉu vere neniu alia potenco kundestinas pri paco kaj milito? Ĉu oni estas tiel naiva kredi, ke estonta mondmilito similos al tiu travivita de ni, dirante la banalaĵon, ke “ne-unueca Eŭropo kondukas al milito kaj bankroto kaj estas nesaveble perdita“?
Mi ne kredas je tiu naiveco de la gvidantoj de l’ Tuteŭropa movado. Mi opinias male, ke ili tre bone scias, ke la unueco de Eŭropo ne signifas asekuron kontraŭ estontaj mondmilitoj. Mi opinias, ke ili tre bone scias, kian superan rolon ludas Ameriko hodiaŭ en la internacia politiko, kompare kun la antaŭmilita epoko. Ĉu oni forgesas, ke la kapitaloj translokiĝis el Eŭropo al Ameriko, ke ĉiuj movoj de Eŭropo pli kaj pli klare ekkoneble estas nur kontraŭagoj kontraŭ la eksentiĝanta superpezo de Usono? Certe la gvidantoj de l’ Tuteŭropa movado vidas tion bone, eĉ “kuracilon“ ili proponas: membrigon de Ameriko al Ligo de Nacioj, por eviti ĉiajn eventualaĵojn.
Sed, flanke de la multaj malklaraj kaj timigaj vortoj pri minacanta disfalo de l’ eŭropaj civilizo kaj ekonomio mi ankaŭ trovas frazon en ilia klarigo, pro kio devas estiĝi Tuteŭropo, kiu estas tre signifa kaj montras, ke ili klare vidas la estontan situacion: Tuteŭropo devas estiĝi, “ĉar dissplitita Eŭropo fariĝas nekapabla al konkurenco kun la cetera mondo, kiu kuniĝas al ĉiam pli potencaj grupoj“. Tio estas klara parolo, multe pli klara kaj reala, ol tiu demagogia promeso en sekvanta frazo: “Paneŭropo signifas plialtigon de salajroj, falon de prezoj“, per kiu oni volas allogi laboristojn. Unuvorte, la problemo estas ekonomia demando, per la unuecigo oni celas kreskigi la konkurenc-kapablon.
Kompreneble ni ne kontraŭstarus al ekonomia unuecigo kaj raciigo, se ĝi okazus je la profito de l’ ekspluatata laborforto, se ĝi plibonigus labor- kaj vivkondiĉojn. Sed ni nur volas forigi la iluziojn facile kreiĝantajn sur bazo de tia programo, nome ke unueca Eŭropo certigus la pacon de l’ mondo, kaj kiel ajn tekstas la ceteraj belaj frazoj. Male, tiu procedo unuiga kun siaj konsekvencoj (kresko de l’ konkurenc-kapablo ktp.) ne permesos, realigi la programan postulon de l’ Tuteŭropanoj pri “ĝenerala malarmigo“, ĝi plirapidigos la alvenon de l’ grandaj interkontinentaj militoj de la estonto: de milito inter Eŭropo kaj Ameriko. Ĉu la laboristaro kontentiĝu, sciante, ke ĝi evitos gasatakojn de eŭropanoj kontraŭ eŭropanoj, se ĝi devas antaŭvidi gasmilitojn inter usonanoj kaj eŭropanoj? Ĉu la efiko ne restos la sama? Respondo superfluas.
Dume, la fondo de Tuteŭropaj Unioj havas sian naturan bazon kaj okazas neinfluate de idealisma konsiderado. Efektive la ekonomia evoluo iras la vojon al la Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Oni ne bezonas esti profeto por antaŭvidi tion. La sinteno de Usono, kiu en iu bela tago repostulos siajn pruntmonojn, estigas necese defendmovojn, kuniĝon de l’ eŭropaj ŝuldantoj. Kaj tiu unuiĝo ekonomie sin trudanta trovas kaj trovos ideologian fundamenton kaj sennombrajn apologistojn. Ni ĝoje salutas la spiritan alproksimiĝon, la interfratiĝajn tendencojn, kiuj devas konduki al malfortiĝo kaj finfina malaperigo de la nun ekzistantaj naciaj instinktoj. Sed ni ne trompu nin, samtempe kaj proporcie kun la malapero de l’ malnovaj naciismoj naskiĝos nova patriotismo: la e ŭ r o p a p a t r i o t i s m o. Ĝiajn signojn ni jam hodiaŭ povas rimarki. Kvankam tiu patriotismo ampleksas pli larĝan unuon, fordetruinte multajn etnaciajn sentojn, mi devas trakti ĝin same kiel la nunajn naciismojn, ĉar ĝi estas religia sento, kiu nur ŝanĝas la formon, sed restas la sama laŭ grado kaj esprimo kaj estigos la samajn detruajn efikojn: kaŭzos militegojn.
Fine, ni ne forgesu diri — kaj tio ŝajnas al ni esenca —, ke tiu tuteŭropa movado ne starigas la problemon pri liberiĝo de la Proletaro. Ĝi “neŭtraligas sin“ kontraŭ la plej grava demando de nia epoko, por kiu sole ŝajnas al ni inda la batalo dum nia tuta vivo. Tio nura devus esti sufiĉa motivo por gardi sin kontraŭ la invitoj de la “bonaj eŭropanoj“, kiuj volas varbi nin por sia nova patriotismo.
Se vi deziras k o m p r e n i la historion, ne haltu ĉe la supraĵo de l’ fenomenoj, sed rigardu pli profunden, ne kontentiĝu per ideoj, sed esploru tiun grundon, en kiu la ideoj enradikiĝas. Ĉar la ideoj ne falas el ĉielo, sed elkreskas el tero, el la kondiĉoj de homa vivado.
K. Marks.
— paĝo 2 —
50 — SENNACIULO
HODIAŬ EN BULGARIO
V
La laboro
Neniu zorgas pri la laborhoroj en malgrandaj industrioj, kiuj precipe kovras Bulgarion. Jen ŝuista laborejo. Oni laboras 10 horojn tage. La laboro estas popeca. Laboras 25 homoj en tute malgranda ĉambro. Dum la malvarma sezono la fenestroj estas fermitaj, la aero haladza. Ne gravas laborista sano, gravas kiom da mono estos gajnita por la mastro. Se ekzistus metiunuiĝoj, oni eble postulus ventolilon kaj aliajn komfortojn. Tio ne estus en intereso de la reganta klaso. Do, metiunuiĝoj estas permesataj nur sur la papero. Fakte ĉiaj unuiĝoj estas malpermesataj: la kontraŭfumada, la kontraŭalkohola, la vegetara, la esperanta; ĉiuj, kiuj ne estas pormilitaj, estas konsiderataj kiel kontraŭpatriotaj kaj persekutataj.
“Niaj baŝibuzukoj“¹
Ĉi tiun fojon, kiel kampon de sia agado, la makedona faŝista organizo elektis la vilaĝojn, kie loĝas turkoj, mizera malfeliĉa restaĵo de la iama grandeco de l’ turka imperio. Sub devizo “Bulgario al la bulgaroj“, ili alvokas por forpeli la fremdulojn. Ili atakas la vilaĝojn kaj batas tiujn ĉifonitajn ombrojn, pelas ilin for el lokoj, kie ili sidis dum jarcentoj. La vivo de tiuj turkoj, forpelitaj en la plej malriĉan kaj ŝtonan montaron, estis ĉiam tre malbona, sed nun, ĉasataj de faŝista teroro, ili multnombre vagas tra bulgaraj vilaĝoj serĉante iun laboron. Ja, tiel estas! Iam la turkaj baŝibuzukaj hordoj² senpune atakadis la senhelpan bulgaran kamparanaron. Hodiaŭ sin ĵetis sur la turkojn novaj hordoj de frenezigitaj naciistoj, same kuraĝigataj de la registaro, kiuj agas tute “baŝibuzuke“.
La bulgara laboristaro demandas, kiom longe daŭros la atako de faŝistaj baŝibuzukoj kaj daŭros tia almoza ekonomia stato de la loĝantaro, kaj ĝis kiam restos sub piedo la rajtoj de civitanoj, garantiitaj al la popolo per la konstitucio.
La bulgaraj laboristoj ne povas sin savi mem de ĉiuspecaj baŝibuzukoj, sen iuj klasorganizoj nun, kvankam konsciaj pri sia devo mem batali por sia liberiĝo. Al tiuj kaj aliaj batalantoj por liberiĝo ni ŝatus doni la atentigon, ke forpelinte siajn parazitojn, ili zorgu ne meti sur ilian lokon aliajn baŝibuzukojn, kiuj same gardos por si mem ĉiujn rajtojn kaj por la popolo neniun.
En la lernejoj
La gloro de Bulgario estas, ke antaŭaj liberigintoj de Bulgario el sub turka regado zorgis, ke la infanoj de la kamparanoj iru en gimnaziojn kaj universitatojn. Pro tio oni povas kalkuli la bulgaran popolon kiel unu el la plej edukitaj popoloj. Venante el vilaĝoj en urbojn, por studi en la mezlernejoj ankoraŭ tute junaj, tiuj gejunuloj metas sur sin la nigran krucon de suferoj kaj iras la vojon de Spartako. Multaj el ili dediĉis sian vivon al batalo por suferantaj fratoj siaj, por kiuj iliaj junaj koroj doloras. La maljusteco kontraŭ la popolo ribeligas ilian proletan animon kaj, laŭ siaj infanaj fortoj, ili malfaldas la standardon de liberigo. Ĉi tiu agado, ne por militarismaj celoj, sed por proletaro, kolerigas la regantan militistaron. Sekreta serĉado elkombas tiujn junulojn el la lernejo, rabas la plej kapablajn de la lerneja benko kaj submetas ilin al teruro de inkvizicio, karcero, kaj fine mortigas ilin.
V a g u l o j.
¹ Nomo, en pasinteco, de turkaj bandoj, al kiuj estis permesite fari ĉion al la venkita loĝantaro. Ili semis teroron. Baŝi = kapo, buzuk = freneza. ² Bandoj.
[REKLAMO p.2] Proverbaro Esperanta — laŭ la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana“ de M. F. Zamenhof, aranĝis L. L. Zamenhof. Unu volumo in-8, 82-paĝa. Prezo: 1,50 mk. g. Adm. de SAT.
EL HISPANIO
(Fino)
Organiza plifortiĝo laboristara
En Madrid okazis 2. okt. tre signifa fakto. Oni devas scii, ke la registaranoj, antaŭ sia alveno al povo, interkonsentis kun la tiamaj regantoj fondi la t. n. “liberajn sindikatojn“, sindikatojn de pafistoj por mortigi la tiam fortegajn unuecajn sindikatojn ruĝajn. Al tiuj “liberaj sindikatoj“ p e r f o r t e multaj laboristoj aliĝis, la reakciuloj kaj malkontentuloj pri la Unueca sindikato, la policanoj, civilgardistoj kaj tiaspecaj duonburĝaj laboristoj, la tramistoj. Dum la regado de Sanchez Gerra tiuj sindikatoj estis vivigataj, krom de perforto, de altrangaj kapitalistoj. Fine okazis la ŝanĝo de registaro, venkis la klerikaluloj sub la masko de grandkapitalistoj kaj militistoj per “revolucio“, kiel tion nomas la registaranoj. Kiam la iniciatintoj de l’ “liberaj sindikatoj“ kaptis la povon, ili daŭre subtenadis ilin ĉiarimede. Tamen ili vivas mizere, rilate al nombro da anoj, ĉar ili neniel utilas iarilate al la laboristaro. Krome la registaro pli favoras nun la patriotajn unuiĝojn, al kiuj do la ambiciuloj prefere aliĝas. 2. okt. nun okazis kunveno de l’ “Libera Sindikato de Tramistoj“ en Madrid kun 2000 personoj. La gvidantoj prezentis al la kunvenintoj sian eksiĝon, dirante, ke malgraŭ ĉiuj penoj por akiri plibonigojn sociajn, ekonomiajn kaj moralajn, ili fiaskis kaj proponis la elekton de nova direktantaro. Post multaj diroj kaj kontraŭdiroj oni decidis u n u a n i m e m a l f o n d i la sindikaton, tial ke ĝi taŭgas por nenio pozitiva. La prezidanto avertis, ke la statuto ordonas, ke la kunvenantaro ne rajtas malaperigi la organizon, se restas dek anoj por daŭrigi ĝian vivon. Petinte laŭtvoĉe, ĉu iu dezirus daŭrigi en la organizaĵo, neniu respondis. Fine unu persono anonciĝis. Sed ĉar post redemandoj neniu alia trovis sin preta, ankaŭ tiu sola deklaris, ke li ne emas daŭrigi. Tondrega, entuziasma aplaŭdo aŭdiĝis. La tuta sindikataro, solidare kaj unuanime, decidis aliĝi al la Socialista Partio Hispana, la sola maldekstra organizo laŭleĝa . . . Ĉiuokaze tio estas grava frapo al la politiko de Rivera, kiu kompreneble preferas milfoje pli la “liberajn sindikatojn“ ol la socialistojn. Oni povas imagi, kun kia miro li akceptis tiun rezulton de sia kvinjara penado. Katolikoj kaj alispeculoj ne malpli forte indignis. La plej eta okazo entuziasmigas la proletojn. Se la ekvilibro rompiĝos, nur iomete, certe plene pereos la tuta hispana enradikiĝinta tradicio, kiu sufokas la tutan vivon progreseman. N u l s e k t o r u l o.
* * *
La pastraro
La konservativa ĵurnalo “El Debate“ ne estas kontenta pri la nuna situacio de l’ pastraro en Hispanio; ĝi pledas por plialtigo de l’ buĝeto por pastroj! Sed fakte la pastraro ĝuis jam dum la lastaj jaroj konsiderindan plialtigon de l’ enspezoj. Por la personaro la plialtigo leviĝis je 1 777 351,77 pesetoj, por donaco al kultoj je 1 440 775,50 p., por rebonigo de temploj je 1 500 000 p. El la unua sumo estas destinitaj po 200 pesetoj por pliigo de l’ enspezo de ĉiu vilaĝa parohestro: tio postulas sumon de 662 880 pes., la cetera parto servas por aliformigo de parohaj aranĝoj en multaj eparhioj kaj bonfaro al monahoj kaj aliaj ekleziuloj en ĉiuj eparhioj. Evidente la pastraro ne povas plendi pri sia nuna situacio, ĉar la pliigoj depost la buĝeto 1924/25 ĝis nun atingis sumon de 4 718 127,27 pesetoj jare aŭ ĉ. 400 000 p. monate! Sendube, vidante la ciferojn de l’ oficialaj komunumoj, oni povas diri, ke tiu komunumo estas plej religia, kiu ricevis la plej
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 51
multajn subvenciojn. Sed kial plendas la gazeto “El Debate“? Ĉar ĝi volus, ke ne plu ekzistu personoj krom la profesiuloj de l’ katolika kulto, kiuj ricevu profitojn el la ŝtata buĝeto; ke sekve foriĝu ĉiuj aliaj personoj, speciale geinstruistoj, por liveri al religiuloj la instruadon de infanoj kaj plenaĝuloj. Sed eble eĉ tiam la citita ĵurnalo ne estus kontenta, sed plie postulus, ke en Hispanio ne plu restu alia religia kongregacio, ol tiu de la jezuitoj, kaj la ceteraj malaperu. Ekzistas aviduloj! La suprajn ciferojn publikigis la oficiala registara ĵurnalo “La Nacion“, pruvante per tio, ke la buĝetaj pliigoj por la pastraro estas unuavicaj¹.
L a ŭ i n f o r m o d e “E l S o c i a l i s t a“ (8358).
¹ La tutan enspezaron de l’ pastraro mi ne scias, sed laŭ proks. takso ĝi ricevas jare ĉ. 100 milionojn da pesetoj.
DORNOJ
Por ricevi instruon el la legado de gazetoj, oni devus legi nur malnovajn. Se dekjare malnova artikolo estas ankoraŭ . . . aktuala kaj interesa, aŭ se la “profetaĵo“ de la aŭtoro realiĝis, la artikolo certe estas leginda.
Malmulte da tiaj artikoloj troviĝas en la ĵurnaloj, precipe en la ĉiutagaj. Tial oni plej ofte perdas tempon en la legado de gazet-artikoloj.
—o—
Iel gazetisto devas flati al la deziroj de la legantoj. Kiu ne flatas, sed diras nur malagrablajn verojn, tiu riskas neniam akiri popularecon.
—o—
Por akiri popularecon, ne estas pli trafa maniero ol diri plaĉajn banalaĵojn aŭ profeti baldaŭan venon de paradiza stato sur la teron.
—o—
La pastroj tiurilate estas la plej lertaj homoj: ili ja promesas al la kreduloj eniron en la paradizo, sed nur post ilia morto.
—o—
Kiu atentigas siajn kunhomojn pri neceso multon lerni, multon sperti, pri neceso akiri organiz- kaj mastrumkapablon; kiu parolas pri malfaciloj, pri neceso de oferado kaj daŭra batalado; kiu parolas, ke revolucio ne estas sportafero, tiu riskas neniam ricevi aplaŭdojn.
—o—
Sur la soci-politika kampo grandaj homoj estas ordinare persekutataj. Sed oni erarus, opiniante, ke ĉiuj persekutatoj estas grandaj homoj.
—o—
Estas danĝere tro ofte pravi.
A r i s t a r k
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
La kleriga kaj studa laboro
La organiza parto de K. F. estas, kiel mi antaŭe menciis, dividita en kvar partojn. La kvara estas la plej granda kaj okupas sin pri la studa laboro. La sekcio pri studoj havas eĉ propran domon en la kamparo, duonhoran vojaĝon de Stokholmo: vilao, kiu enhavas kursejojn kaj loĝejojn por la studantoj venantaj el ĉiuj partoj de la lando.
[BILDO p.3 | 36,19,56,41] Foto de klasĉambro: multaj kursanoj sidas ĉe tabloj, turnitaj al instruisto antaŭe. Subskribo: Interno de “Nia Korto“. Kurso okazas.
Apud tiu vilao¹ estas alia, en kiu estas modela vendejo kaj la kuirejo por pretigo de manĝaĵoj al la lernantoj.
Laŭ la statutaro du kaj duono da procentoj estas retenataj de la jarsaldo de la societoj por studa kaj kleriga aferoj. Plejparte tiu mono nature estas uzata en la kooperativa movado, sed ankaŭ por kursoj en la popolaltlernejo de Brunnsvik (en Darlekarlio). Krom tio la tuta K. F. ankaŭ apartenas al A. B. F., la kleriga asocio de la svedaj laboristoj, jam depost ĝia fondiĝo asocia.
Vizito al “Nia korto“
Per elektra vagonaro ni atingas “Nia korto“-n dum duonhoro. Ni estas el tri diversaj nacioj. K-do Lanti, kiu esprimis la deziron vidi, kiel la svedaj kooperativistoj agas, K-do Ilija Puhalo el Zagreb, havanta saman intereson kaj svedaj K-doj. Ni alvenas al ĉarma loko en la ŝeraro² sveda. Sur granda monteto estas du domoj, ĉirkaŭataj de ĝardeno. La terpeco estas tre granda kaj estas lokita ĉe la margolfo “Baggen“ (la ŝafviro) kaj havas multe da fruktarboj, kiuj tamen en tiu ĉi jaro ne donas multajn fruktojn — por Svedio estas en tiu ĉi jaro “malbona fruktjaro“. Ni konstatas, ke la loko estas ideala rilate al studa laboro, kaj eniras en unu el la vilaoj. Neniu homo videbla. Ni envenas grandan halon, kie estas bretoj por libroj, plenigitaj per libroj diversspecaj, tamen plej multe kooperativa literaturo. Sub la libroj estas skribita la prezo. Sub vitraĵo estas poŝtmarkoj. Ĉe kelkaj libroj ni trovas monon kaj ankaŭ sur la vitraĵo estas mono. Neniu, kiu prizorgas la vendadon, neniu, kiu akceptas la monon. Jen, ĉiu vizitanto, kiu volas ion aĉeti, nur metas la monon por la koncerna objekto, prenas ĝin kaj foriras. Ĉiu homo vizitanta “Nia korto“-n estas honesta kaj tial oni povas agi tiele . . .
Ni iras por serĉi personon, kiu volas akompani nin tra la lernejo. Ni renkontas knabinon, kiu havas sian laboron en la kuirejo; ŝi estas tuj preta akompani nin. Ĉiuj aliaj foriris al Stokholmo, la estroj, la lernantoj, kaj restas nur en la domo la servistinoj; ili tamen en tiu domo estas egalrajtaj kun ĉiuj aliaj. Kun la knabino kiel gvidantino ni komencas nian marŝon tra la domoj. — La vilao antaŭe apartenis al milionulo, sed K. F. aĉetis ĝin de li malgraŭ la protestoj de l’ kapitalisto Wallenberg, la plej riĉa privatulo en Svedio, kiu konstruis la tutan urbon en tiu loko. Li estas ankaŭ la plej granda kontraŭulo de la kooperativa movado, — kaj nun li devas toleri en la najbareco la “malamikon“.
Ni eniras la lernejon de la vendistoj, modele aranĝitan vendejon, kie la lernantoj “ludas“ aĉetantoj kaj vendantoj, kaj kie oni havas ĉiaspecajn varojn, registran kason ktp. Sur nigra tabulo la instruisto montras diversajn aferojn rilatajn al la metio de vendo kaj aĉeto popece kaj pogrande. La ĉambro estas bone instalita por sia tasko. De tiu salono ni pasas per ŝtuparo al supra etaĝo, kie la lernantoj loĝas dum sia restado ĉe “Nia korto“. Estas multaj ĉambroj, ĉiu havas sian specialan nomon. Ĉie estas bildoj de eminentaj kooperativistoj, ankaŭ de aliaj personoj, verkistoj, ktp.; ĉie estas pure kaj oportune. De balkono ni havas ĉarman rigardon al la margolfo, kie motorboatoj kuras Stokholmon, la blankaj pasaĝeraj vaporŝipoj glitas sur la akvo, kaj la belaj blankaj velŝipetoj zigzagiras.
En la alia domo ni havas okazon gustumi kooperativan kafon, sidante en bela salono. Apud ĝi estas la granda kuirejo kaj en la supraj etaĝoj loĝejoj por la lernantoj. Kursoj okazas en tiu lernejo dum la tuta jaro. Estas por estraranoj, vendejestroj, geekspeduloj, varkontrolantoj ktp. Krom tio estas aparta sekcieto, kiu sin okupas pri instruo koresponda. Okazas instruado en la temoj librotenado, bankscio, socia ekonomio, matematiko, komercjuristaj temoj, pure kooperativaj temoj kaj ankaŭ aliaj studoj: gramatiko, literatura historio, la metioj de societaj
¹ Kampara dometo. ² Rifinsuloj.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO“
— paĝo 4 —
52 — SENNACIULO
kunvenoj: prezidi, protokola skribado ktp.
En la koresponda instruo partoprenis en la pasinta jaro ĉ. 21 500 lernantoj. La korespondan instruon partoprenas individuoj kaj grupoj. La grupoj estas studrondoj. 8 ĝis 20 personoj havantaj saman intereson pri iu temo fondas tian studrondon. Per la kursleteroj ili havas sufiĉan gvidon, diskutas la en ĝi starigitajn problemojn, kies solvon oni sendas al “Nia korto“. Korektas kaj resendas ilin la koresponda instituto de “Nia korto“ poste kune kun nova kursletero. Ĉar mankas ofte instruistoj, tia studmetodo montriĝis bona por granda aro da svedoj, precipe en la kamparo.
La kursoj en “Nia korto“ ne estas longedaŭraj. La lernantoj venas tien por kvar, kvin semajnoj kaj la studoj estas tre intensaj de la mateno ĝis la vespero. Krom tio la lernantoj devas skribi malgrandajn disertaciojn en sia temo. Kvankam oni estas tre severa rilate al la studoj, la lernantoj kaj la instruistoj kamarade kunestas kaj ĉiu provas fari la plej bonon. Por la lernantoj kurso en “Nia korto“ estiĝas festo, al kiu oni sopiregas. La kosto de la kurso estas pagata de “Nia korto“, kaj ofte la vojaĝkostoj estas pagataj de la konsumsocieto, en kies servo estas la lernanto.
En Jakobsberg, ne longe de Stokholmo, en la kontraŭa direkto de “Nia korto“ estas kooperativa popolaltlernejo, en kiu la ĉefoj de K. F. regule faras lekciojn pri K. F. kaj la kooperativa movado. La kursoj en tiu lernejo daŭras dum ses monatoj kaj la lernantoj havas ŝtatan kaj — se ili vivas en Stokholmo — komunuman subvencion. Estas same eĉ la popolaltlernejo de Brunnsvik (en Dalekarlio), kie dum la kurso estas instruata la kooperado. Ankaŭ tie la estroj kaj gvidistoj de K. F. faras lekciojn.
J o h n J o h a n s s o n.
[REKLAMO p.4] En nova vesto, sub nova titolo, kun freŝaj fortoj kaj duobligita enhavo, tamen por la sama prezo kiel ĝis nun aperas depost oktobro La Nova Epoko la literatura, scienc-teknika, eduka mondrevuo esperantista, monata organo de SAT. La ĝisnuna Sennacieca Revuo kun granda kunlaborantaro da esperantistaj verkistoj. Postulu tuj la oktobran kajeron por prezo de 0,35 mk. g. ĉe Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
FLANDRIO AL LA FLANDROJ!
Sendependeco, memstareco! — Agitvortoj, kiuj pli ol iam reviviĝis kun la militfino, kiam la arbitro de la “venkintoj“ kreis “sendependajn“ unuojn, kiel Polion, Ĉeĥoslovakion, la Baltajn ŝtatojn ktp. SAT-anoj el tiuj sendependaj landoj ofte havis okazon montri en “S-ulo“ per faktecaj, dokumentaj artikoloj, kiel utilas al ili tiu “sendependeco“. Oni pensu pri Polio, Litovio k. a., kie plej akre suferadas la laboristoj. Tamen tiun ideon pri la “sendependeco de la popoloj“ nutras kaj subtenas laboristaj partioj en siaj programoj, sia gazetaro. Ĉu oni tiris ĉiujn konsekvencojn rezultantajn el tiu agitado, se ĝi estus akompanata de sukcesoj? Kun la sama rajto kiel Irlando aŭ Litovio ja ĉiuj estinte iam memstaraj provincoj kaj gentoj (antaŭ la fondiĝo de l’ grandaj ŝtatoj) povus apogante sin sur siaj “proprecoj, individuecoj“, postuli memstarecon, viviganta organizojn por batali por la “nacia liberiĝo“! Teorie tiu konkludo estus permesita. Sed praktike aliaj fortoj — konkretaj, materiaj, ekonomiaj — influas potence kaj konvinke, estingante la “naciajn“ sentojn. Tiel okazas, ke multaj “nacioj“ sen dolorsento rezignas je sia memstareco, ekkonante racie, ke ili pli bonstatas en granda unuo, al kiu ili apartenas depost jarcentoj. En Normandio ekz. neniu celas akiri memstaran ŝtaton, sendependan de Francio, nek en Silezio aŭ Saksio iu la apartiĝon el Tutgermanio. La loĝantoj sur tiuj teritorioj spertis, ke ligitaj kun granda ekonomia kaj politika unuo, ilia socia evoluo estas multe pli bonŝanca kaj prospera . . .
Sed en aliaj eroj de pli malpli granda ŝtat-unuo la sentoj superregas la racieon. Ekzistas individuoj, grupoj, organizoj kaj korporacioj, kiuj celas returniĝon al la mezepoka stato. Oni aktivigas “liberig-movadojn“. En Bretonio¹ la agitvorto estas ĵetata: Bretonio al la bretonoj, en Bavario estas propagandata de oratoroj kaj ĵurnalistoj Bavario al la bavaroj! La saman fenomenon ni havas en la belga ŝtato, kie la agitistoj fervorege pledas por: Flandrio al la flandroj!
El broŝuro esperantlingva prezentita al la esperantistoj partoprenintaj la Antverpenan Universalan Esperanto-Kongreson de la “Flandrema Grupo Esperantista²“, ni ekscias kelkajn interesajn detalojn pri la flandra “liberigmovado“, kiujn citi valoras por instruo de nia Legantaro.
Ni ne scias, ĉu en la movado por liberigo de Flandrio troviĝas SAT-anoj. Se jes, nu, kompreneble nenio en la Statuto de nia Asocio malpermesas, ke ili oferu sian vivon por tia batalo . . .
* * *
“. . . Multaj el vi, esperantistoj, estis verŝajne ĝis nun inklinaj por rigardi la loĝantaron de Belgujo kiel homogenan tuton, unu kaj nedisigeblan, ĉar estas nur unu sola leĝodona kaj rega potenco en tuta Belgujo.
Tamen, kvankam Belgujo ekzistas, ne ekzistas ja Belgoj. La Valona parlamentano Destrée, poste iĝinta ministro, iam prave skribis en letero al la reĝo: “Sire, il n’y a pas de Belges“. (“Reĝa Moŝto, ne ekzistas Belgoj“). Kaj la reĝo mem, kiam li en 1914 kunvokis siajn soldatojn por batali kaj klopodis trafi la impreseblan flankon, ne alvokis Belgojn, sed Valonojn kaj Flandrojn¹ . . .
. . . Estas sendiskuta fakto, ke du popoloj, Valonoj kaj Flandroj, vivas en Belgujo, disigitaj per lingvolimo, kiu restis depost 1400 jaroj preskaŭ senŝanĝa.
Ne tuj estas tamen komprenata la akra kontraŭtezo, kiu ekzistas inter la intereso de la Flandra popolo kaj tiu de la Belga ŝtato . . .
. . . Plie, se la ekzistantaj rilatoj inter Flandroj kaj Valonoj ne jam okazigis perfortajn agojn . . . estas ĉar tiu malbona interrilato estas tute kaj treege profitdona al la Valonoj kaj ĉar la viktimoj, la subprematoj — la Flandroj — estas precipe indulgaj, ordemaj laŭ naturo kaj ne jam memkonsciaj, malgraŭ la multaj tragediaj situacioj, kiujn travivigis al ili la nekonstanteco de la historiaj okazintaĵoj . . . La Valonoj kelkfoje ja deklaris, ke ili ne tolerus dum dudekkvar horoj la staton, kiun la Flandroj devas toleri . . . Ni ne volas aserti, ke la Flandra popolo ne estas kapabla kaj preta por perforta ribelo . . . Kaj estas sendube, ke — se katastrofo de nova milito en Eŭropo ekaperus, en Flandrujo naskiĝus nova aktivismo, multe pli potenca kaj decida ol tiu de 1914—1918 . . .
. . . Samtempe kiel la kreskanta Flandra konscio, la nacikoncepto antaŭeniĝis. Kiel ĉiu spirite sana individuo celas la plenan disvolviĝon de sia personeco, tiel ĉiu popolo ja celas la plenan disvastiĝon de siaj kapabloj. Preferinde estas, ke kiel individuo popolo ne vivu, ol vivu laŭ fremda ekzemplo, ol kripliĝu laŭ lingvo kaj animo. La batalo por la akiro de ĉi tiu popolindividueco estas la batalo por la akiro de ĝia sendependeco . . .“
¹ Vidu n-on 196. ² Vidu sub “Recenzejo“ en n-o 209 de “S-ulo“.
¹ Ĉi-okaze ni rimarkigu, ke la vidpunkto de la Akademio pri landnomoj, “ke la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l’ sufikso -ujo“ estas tute ne ĝusta en la realo, en la praktiko.
— paĝo 5 —
LA EVOLUO DE PROFESIAJ KAJ FAK-UNUIĜOJ ĈE LA AŬSTRIA FERVOJISTARO
En la jaro 1892 estis fondataj inter fervojistoj, tramistoj kaj laboristaro de la omnibus-asocioj la t. n. fakunuiĝoj. Ĉe la Sudfervojo fondiĝis loka grupo de la trafik-oficĥavantoj, kaj laŭ sama bazo ĉe l’ Orientfervojo stariĝis fervojista fakgrupo de la privilegiita aŭstri-hungara ŝtata fervoj-asocio. La fakunuiĝoj estis kunigataj kaj nomataj “Ĝenerala unuiĝo por subteno de la transport- kaj trafik-oficĥavantoj”.
Por pli detale kaj profunde pritrakti la luktadon sur tiu ĉi kampo, mi mencios la estiĝon de la fakgrupo de la orientfervojistoj. Verŝajne ne sen intereso la fervojistaro tutmonda legos la historieton, kvankam mi ne citas la penigajn kaj sangoplenajn tagojn, kaŭzitajn de la kapitalisma malamiko. En suprecitita jaro ankaŭ sur orientstacio en Vieno (la tiama ŝtata stacio) areto da 38 klaskonsciaj kaj kuraĝaj laboruloj fondis fakgrupon. Tiutempe la aŭstriaj cirkonstancoj similis la hodiaŭajn bulgarajn. Kvankam oficiala kaj laŭleĝa, ĝi tamen fariĝis la fokuso por la policaro kaj oficistaro, por finfine esti sufokata kaj nuligata en 1897 de la tiama fervojministro “generalo Guttenberg”. Proprajo kaj mono el kotizenspezoj estis konfiskataj. Tro severe la sorto trafis la bravajn batalantojn. Sed ruze ili helpis sin el la dilemo. La membrokotizoj estis enkasigataj laŭ mistifika titolo “Abon- kaj presfondusa¹ subteno”. En 1898, post dolorigaj tagoj, sukcese estis denove kolektata areto da kuraĝaj riskemuloj, kiuj oficiale gvidis la malgrandan institucion, kiu ĝisvivis la hodiaŭan epokon.
La statistiko indikas jenan membrostaton: 1898 — 180 membroj, 1914 — 1235, 1919 — 2716, 1921 — 2898, 1923 sekve de eksigo kaj pensiigo la nombro malaltiĝis ĝis 2058 membroj, 1924 — 2512, kaj post la baloto en 1927 la membrostato atingis nombron da 2804 membroj (sume estas 2984 personoj en la stacio). Okazintaĵoj kiel strikoj, bojkotoj aŭ gravaj ŝtataj aferoj, ekz. la 15-a de julio 1927, hardis la membrojn, kiuj ĉiam estas pretaj, defendi la vivrajtojn kaj postulojn de la Proletaro. La fervojista fakunuiĝo, kiu hodiaŭ estas vera profunuiĝo, preskaŭ finvarbis la tutan personaron en orientstacio en siajn vicojn. Ankaŭ altrangaj oficistoj jam estas agemaj kaj aktivaj membroj. Okaze de la lasta baloto estis el 2984 voĉoj, 2804 por la socialdemokrata partio kaj nur 180 por la kontraŭuloj. Sekve la sindikata loka grupo tre ampleksiĝis. Sub la meritplena estrado de sindikatestro Karl Novak la loka fakgrupo starigis la plej necesajn kaj diversajn sekciojn en sia laborkampo. La spirito kaj konscienco de la membroj kaj ilia kultura soifego postulis jenajn sekciojn: Por korpa kulturo: atletoj, Ĉiu-Ĉi (japana metodo), biciklistoj, piedpilkludantoj, kiuj tre prosperis, kaj la naturamikoj. Por kleriga laboro: Kantistoj, muzikistoj, kaj la plej junaj, la fervojistaj esperantistoj. Antaŭ 1½ jaro fondiĝis esperanta rondo, kiu tre aktive laboras. Kvankam estas nur 24 membroj, okazis depost oktobro 1927/28 kurso por komencantoj, gvidata de K-do Zink (9437), kursfinfesto, ekspozicio, kaj la lasta okazintaĵo estis varbvespero.
Krom tiuj kulturaj kaj klerigaj sekcioj la loka fakgrupo en orientstacio fondis tielnomatan “Sterbefond” (enterigan subtenon). El ĝi parencoj aŭ postvivantoj de mortinto ricevas 300 ĝis 400 ŝil. Laŭ kasraporto por la jaro 1927 en- kaj elspezoj estis la samaj (51 352,60 ŝil.). Tiu ĉi cifero montras la ekonomian prosperon.
Sed la nubaj tagoj tamen postulas singardemon de la membraro. Precipe nuntempe la kapitalistoj, faŝistoj kaj Seipel-anoj¹ penege klopodas restarigi novan sferon en nia lando, la faŝisman diktatorecon. Ankaŭ tiurilate preparis sin nia profunuiĝo, same kiel la cetera laboristaro, kaj fondis fervojistan ŝirmligon. Sufiĉe granda aro da fervojistoj en danĝera momento estas preta enviciĝi la batalfronton kontraŭ siaj malamikoj, por tiele defendi la rajtojn kaj akiritaĵojn.
Josef Zink.
¹ Fonduso = monfondaĵo.
¹ Zajpel (germ.: Seipel) estas la kanceliero.
★
Sovetiaj kamparanaj “notoj”
Kamparanoj en norda Sovetio (iama gubernio Novgorod) ĝis nun havas kelkajn originalajn “notojn” aŭ “alfabetojn”. Ekzemple, iufoje oni devas senpage veturigi iun aŭ ion por vilaĝanoj mem aŭ urĝe ion komuniki al najbara vilaĝo. Por tio ekzistas vico (“podvodoj”) laŭ kvanto da tero: kiu havas multe da tero, tiu devas multfoje veturadi “podvode”. Por kalkuli, — kelkfoje ĉiu veturis — ekzistas en la vilaĝo granda stango, dividita preskaŭ po decimetroj: ĉiu mastro havas unu decimetron. Kiam li ien veturis “podvode”, oni tranĉas sur lia decimetro unu linion (se li veturis malproksimen, oni tranĉas kelkajn liniojn). Kiam estas tranĉitaj 5 linioj, oni ilin forskrapas kaj anstataŭas per dekliva linio; 10 linioj estas anstataŭataj per dekliva kruco.
Se iu kamparano estas kulpa pro iu peko kontraŭ la vilaĝo, la vilaĝkunveno donas al li kelkajn “podvodojn” ekstervice. Por tio oni forskrapas kelkajn liajn liniojn aŭ krucojn, kaj li devas veturi denove por reakiri ilin. La punito ordinare insultadas, sed socia disciplino devigas lin plenumi la ordonon. Ekzistas ankoraŭ “alfabeto” ĉe virinoj-teksistinoj. Por fari figuran teksaĵon, oni devas tre inteligente enstabligi fadenaron (por diversaj figuroj diversmaniere). Por tio ekzistas “alfabeto” el rondetoj kaj streketoj, iomete simila al notoj por muziko.
Nikolao Usov, vilaĝo Doriŝĉi.
★
NI KAJ STENOGRAFIO
Ni celas krei pli raciajn kaj justajn formojn de la vivado. Ni celas pli science organizi la vivon. Ni forbalaas ĉion, kio malhelpas la progreson. Unu el maloportunaĵoj de nia vivo estas tro longa skribo, kiu ofte katenas la pensojn kaj foruzas tro multe da tempo. Tiun mankon celas forigi stenografio. Sed bedaŭrinde ĉiuj ĝis nun aperintaj steno-sistemoj estis tre komplikaj. Nun fine ankaŭ inter la aŭtoroj de steno-sistemoj aperis siaspeca Zamenhof, kiu kreis treege simplan kaj samtempe
[BILDO p.5 | 62,42,92,63] Knabo skribanta stenografiajn signojn sur nigra tabulo antaŭ klaso de lernantoj sidantaj ĉe pupitroj.
En Elberfeld (Germ.) oni instruis la Internacionalstenografion al sesjaruloj kun granda sukceso. Post 4 monatoj ili scipovis plene legi kaj skribi.
preskaŭ perfektan sistemon de stenografio. Mi parolas pri Internacionalstenografio de F. de Kunovski. Laŭ mia propra sperto mi povas aserti, ke jam post kelkhora lernado la homo ekposedas la sistemon, kaj la postiranta ekzercado nur pli kaj pli rapidigas la skribadon. La alia atentinda flanko de la sistemo estas, ke ellerninte ĝin per la Gvidilo en esperanto¹, oni povas stenografi ankaŭ en la naciaj lingvoj, preskaŭ sen speciala translernado. Konatiĝinte kun la sistemo, mi opinias mia devo, atentigi la K-dojn SAT-anojn pri ĝiaj profitoj. Nepre lernu kaj uzu ĝin, kaj vi ŝparos multe da tempo kaj papero. La adreso de la Instituto por Internacional-stenografio estas: Duisburg, Friedenstr. 79 (Germanio).
7569, Smolensk (Sovetio).
¹ Havebla pere de SAT-administrejo. Prezo 1 g. mk. + 10% por sendkostoj.
— paĝo 6 —
E. IZGUR
Pro sia 25-jara literaturjubileo
La proleta poeto-verkisto E. Izgur festas en tiu ĉi jaro sian 25-jaran verkistan jubileon. Ni SAT-anoj precipe ŝatas Izgur, ĉar li verkis en esperanto “Je la Nomo de l’ Vivo”, certe unu el la plej gravaj proletaj literaturaĵoj. Krom tio, ni klaskonsciaj laboristoj devas honori lin, ĉar li ne nur per la plumo batalis por la liberigo de l’ Proletaro, sed ankaŭ aktive staris en la batalo. Izgur naskiĝis en 1881 en la urbeto Berzezino en Blankrusio kiel filo de malriĉaj gepatroj. Kiel bakisto, ŝarĝportisto, kelnero, purigisto sur vaporŝipoj de Dnepro, tabulportisto en segfabrikoj li perlaboris sian panon. 18-jare li komencis memlernadon. Baldaŭ li verkadis en blankrusa, rusa, hebrea, juda kaj esperanta lingvoj. Li partoprenis en la revolucia movado en 1904. Dum la cara reĝimo li multe estis persekutata kaj ofte “ripozadis” en malliberejoj de Vilna. Ekzilite el Polio li kuris Ukrainion, kie li ageme partoprenis revolucion kaj civilmilitton. Li estis kaptata de blankuloj kaj post preskaŭ ĝismorta turmentado en policesplorejo mortkondamnata. Sed li povis esti savata helpe de la urbmagistrato de Kremenĉug, du horojn antaŭ la ekzekuto. Por sia sindona servo al la interesoj de l’ laborista klaso li estis honorata per la nomo “Heroo de Laboro”. Ekzameninte liajn verkojn la Sciencula Komitato en Ukrainio nomis lin “unuaranga scienclaborulo”. La verkoj de Izgur kalkulas 43 eldonojn en rusa, ukraina, blankrusa, juda, sveda, nederlanda, germana kaj esperanta lingvoj. Dum la lastaj jaroj Izgur verkas nur ankoraŭ en esperanto, kiun li deklaras plej perfekta interhoma kaj interpopola komprenigilo. Li tre fervore propagandas esperanton kaj skribis du varbbroŝurojn ruse kaj ukraine. Pro la alta valoro du el liaj verkoj estis premiataj dum literaturaj konkursoj. Pro liaj grandaj kulturaj, literaturaj kaj revoluciaj meritoj Izgur ricevis de la soveta registaro dumvivan pension, por ke la poeto estu sendependa de ia ofica deviga laboro. Proletaj esperantistoj!
[BILDO p.6 | 37,19,64,49] Portreto de E. Izgur: barba viro kun griziĝanta hararo, en malhela jako kun insigno sur la refaldo.
Honoru ni nian verkiston, aĉetante, legante kaj disvastigante liajn esperantajn verkojn “Nur Volu” kaj “Je la Nomo de l’ Vivo”.
K. H. 3550.
Pro la sama okazo ni ricevis de la Jubilea Komisiono (per SAT-ano 12 065) similan artikolon, post prilaboro de la supre presita, sekve tro malfrue por ĝin uzi. Kiu povas sendi al tiu Komisiono (adr.: Sojuz Rabpros, Kremenĉug, USSR) konvenajn dokumentojn, informojn, salutleterojn, kiu povas sendi por riĉigo de l’ “Izgur-fako” en la Muzeo recenzojn, kritikojn, tradukojn nacilingve aŭ en esperanto koncerne al Izgur-verkoj el ĵurnaloj kaj revuoj, tiu ne forgesu fari tion! Subtenante la iniciaton de Izgur, ni plej brile montras la taŭgecon de esperanto ekuzota pli kaj pli en prolet-literaturaj rondoj! La Kremenĉugaj SAT-anoj atendas pruvojn de agemo kaj simpatio de la tutmonda SAT-anaro!
Red.
Faktoj kaj komentoj
El Kubo
En Kubo regas teroro. Unu krimo sekvas la alian. La kontraŭuloj de l’ prezidanto Maĥado estas malliberigataj, ekzilataj aŭ ekzekutataj. Multaj laboristoj, kiuj iel agitadas por anarkismo aŭ komunismo, estas “malaperigataj”. Du laboristoj estis arestataj, ĉar ili disvastigis broŝuron kontraŭ la Tutamerika kongreso. Ili estis transportataj al ĉemara fortikaĵo kaj ĵetataj kiel manĝaĵo al ŝarkoj. Pro la sama afero okazis pli ol 200 arestoj; el ili 15 personoj (9 komunistoj, 6 anarkistoj) malaperis senpostsigne. Juna studento, pri kiu oni eksciis, ke li volas paroli dum 1. majo, same malaperis. Multnombraj estas tiaj okazoj.
Depost la jaro 1902 la insulo Kubo estas sendependa respubliko. Antaŭe ĝi apartenis al Hispanio, kelkajn jarojn al Usono. La Kuba popolo multe suferis sub la hispana regado, ankaŭ en la sekvanta epoko okazis arestoj kaj enkarcerigoj. Sed neniam ĝi tiom estis persekutata, kiom sub la nuna regado, t. e. de kiam ĝi estas memstara, sendependa lando!
Eminentaj kontraŭmilitaristoj
La militkontraŭuloj aranĝis fine de julio sukcesan kunvenegon en Vieno. Grandan impreson faris la paroladoj de iama germana generalo fon Ŝeŭnajĥ (germ.: von Schönaich) kaj de katolika pastro, universitata profesoro Ude. Multaj partoprenantoj en la kunveno interrompis tiun lastan oratoron ne havante la plej etan konfidon al pastro. Al la riproĉo: “En 1914 vi benis la armilojn!” la oratoro respondis: “Estas ja Vere! patroj benis la armilojn, sed se laboristoj ne estus fabrikintaj ilin, beno ne estus ebla . . .” Ho! logiko.
La kunveno, kiu tagon poste devis okazi en Graz, estis malhelpata de la stiriaj faŝistoj, kiuj precipe furiozis legante la nomon de l’ eksgeneralo kiel oratoro. Kiam hinda reprezentanto volis eniri la salonon, li estis akceptata per krioj: “Mortigu la negron!” Li apenaŭ povis savi sian vivon.
Laŭ Gazetservo de l’ Kontraŭmilita Oficejo en Hago.
DISKUTEJO
Ĉu ĉiam estis sklavo la virino?
Sub tiu titolo aperis en “S-ulo” n-o 209 artikolo, kiu pritraktis en unu alineo la virinan vestaĵon. Kelkajn kritikojn mi volas aldoni. Mi mem estas tabaklaboristino kaj havas tial sufiĉe da okazo por observi miajn kunlaborantinojn. Al vi, kara K-do, mi diras, ke vi estas prava, sed nur parte: Ĉu vi neniam pripensis, kia estas la kaŭzo de tiu leĝo — “kiu ne kuras, estas forvenkata?” Mi alvokas al vi: Komencu la edukadon kaj kritikon ĉe la viroj! Mi observis virinon, kiu ne vestis sin tute moderne. Oni ne konsideris ŝin inda, por interrilati kun ŝi. Pro tio precipe la virinoj, kiuj emas aŭ preferas interrilatojn kun viroj, estas devigataj “kuri”. Inteligenta virino, kiu batalas por la fakta (ne nur papera) emancipo de l’virinoj, estas malhelpata je 80% de la viroj, ĉar ili bezonas ŝafidojn, kiuj interesiĝas nur pri vestado.
Iu spertulino (2019).
[REKLAMO p.6] E. IZGUR — NUR VOLU! — La festo de laboro kaj paco — Unuamaja kanto de ribelo — Eldono dua, reviziita kaj ilustrita — Prezo: 0,70 mk. g. — Mendu ĉe Administracio de SAT — Rich. Lerchner, Leipzig O 27 — Colmstr. 1 (Germ.)
— paĝo 7 —
TRA ESPERANTIO
Pri maristoj-esperantistoj
En n-o 209 de “S-ulo” K-do 9682 metis demandon, ĉu estas en la mondo maristoj-esperantistoj, kaj li opinias, ke ne ekzistas. Ŝajnas ankaŭ al mi, ke inter maristoj esperanto estas tre malmulte konata. Dum la jaroj 1923/25 mi ofte vizitadis la apudmaran urbon Vladivostoko, kie oni ĉiam povis renkonti eksterlandajn ŝipojn kaj maristojn. Kelkfoje mi intence vagadis ĉe la haveno, preter la albordiĝintaj ŝipoj, kun SAT-insigno sur la brusto, havante la celon renkonti iun eksterlandan esperantiston. Ankaŭ mi vizitadis kun la sama celo “Internacian klubon” en tiu urbo. En ĉi tiu klubo tiutempe tute forestis nia lingvo kaj literaturo, kvankam ĉi tie ofte sin trovis eksterlandaj maristoj. Tamen ne unu esperantiston inter la maristoj mi renkontis.
El tiu fakto rezultas urĝa devo por ĉiulandaj lab. esperantaj organizoj en havenurboj: altiri al esperanto atenton de venantaj al tiuj urboj eksterlandaj maristoj. Miaopinie estus bone, ke LEA-organizoj en havenurboj fiksu ĉe la ŝipalbordiĝejoj de siaj urboj tabulojn kun grandliteraj esperantlingvaj anoncoj pri tio, kiel oni povas trovi la sidejon de koncerna esperanta organizo, aŭ ĝian deĵoranton, aŭ maristan domon, aŭ klubon. En la lastaj, kompreneble, devas troviĝi esperantaj ĵurnaloj kaj alia esperanta literaturo. Eble ĉiu havenurba esperanta organizo trovos aliajn taŭgajn rimedojn laŭ lokaj cirkonstancoj. La propagando pli efikos, kiam ĝi estos efektivigata en fremdlingvaj por la maristoj urboj. Ekz., se angla maristo ekscios en Sovetia urbo, ke per esperanto li sukcesus bone interrilati kun sovetlandaj laboristoj, li pli volonte eklernos la lingvon, ol se li estus alpropagandata en sia hejma lando. Inverse, sovetia maristo, se li ekvidos, ke en fremdlingvaj urboj li per esperanto kapablus interŝanĝi opiniojn kun siaj samklasanoj de ĉiu urbo, li ankaŭ pli volonte eklernus la internacian lingvon.
SAT-ano 4608.
Pri Jarlibro 1928
Ni ricevis de K-do Krjukov pri nia Jarlibro longan kritikan artikolon, kiun pro ĝia longeco ni ne povas enpresi en “S-ulo” kaj kiu koncernas pli la kompilantojn de l’ jarlibro ol la Legantaron de “S-ulo”. Ni tamen ekstrakte represas unu alineon, ĉar ĝi signifas korekton.
Mia nova karto de horzonoj suferis sufiĉe pro tio ke ĝian desegnon post mi partoprenis iu fremda mano. Antaŭ ĉio nomoj de monde konataj urboj sur ĝi prezentas vomigan ĥaoson de nacia k esp. ortografio… Mi utiligas la okazon por korekti kelkajn erarojn de l’ nova karto: 1. en 4-a horzono lokiĝas ne Permj, sed Sverdlovsk, kiu antaŭ la Revolucio nomiĝis Ekaterinburg. Permj lokiĝas en apuda 3-a zono. 2. La urbo Meksiko lokiĝas ne en 17-a, sed en 18-a horzono. Kanton kaj siberia urbo Ĉita lokiĝas en 8-a zono. SAT-anoj de koncernaj zonoj atentu la korekton. Nia nova karto entenas mezepokan nomon “Arktika Oceano”, kiu fakte estas pli malgranda ol Meztermaro (Mediteraneo). Tial sciencistoj jam antaŭ kelkaj jaroj decidis nomi ĝin Nordpolusa maro (sed ne oceano).
Krjukov, Maks 79.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BRITIO. Manchester. Dank’ al helpo de alilandaj K-doj, kiuj sendis materialon, nia klubo aranĝis interesan esp. ekspozicion, kiun vizitis diversurbaj esp-istoj (13. 10.). K-doj Even k Roberts paroladis pri siaj vojaĝoj en eksterl. Kiel rezulto aliĝis novaj lernantoj al nia kurso. La klubanoj dankas k salutas la afablajn alsendintojn de ekspozaĵoj. — M. D. (4709). — FRANCIO. Tourcoing (Nordo). Antaŭ unu jaro, esp. tre malmulte estis konata en ĉi tiu industria regiono k precipe en nia urbo. Depost okt. 27 funkciis kurso por komencantoj en popoldomo, poste okazis perfektiga kurso k fondo de lab. esp. grupo “Nia Espero”, kies anoj kunvenas dimanĉe matene de 9.30 h. ĝis 11.30 h. Gvidantaro: prez. K-do H. Veirman, sekr. K-do Ch. Douchez, helpsekr. K-do E. Carrière, kasisto K-do Vercruysse, librotenistino K-dino M. Delplanque. (6104). — Parizo. La FEO-Grupo starigis programon ĝis fino de nov. (ĉiusemajne unu parolado). 23. 10. parolis kiel gasto SAT-ano K-do Christensen el Usono pri pol. k ekon. situacio en Usono. — HISPANIO. La prezid. de la Kataluna Kooperativa Federacio, Joh. Ventura Roig, demandite pri sia opinio pri esp-o, verkis longan artik. favoran pri Esp-o k Kooperativismo, kiu aperis en “Accion Cooperatista” (adr.: 11 Aurora, bis, Barcelona). Kooperativanoj, gratulu tiuokaze al la organo, kiu ĉiam fervore pledas por nia afero! Per tio ni povos pliprofundigi la atingitan sukceson. (6187). — NEDERLANDO. Amsterdam. La estraro de l’ “Nederlanda Federacio de Lab. Esp-istoj” ŝanĝiĝis k konsistaj nun el K-doj F. Faulhaber (prez.), J. M. Bersma (kas.), C. I. Blok k K-dino H. Bishoff (asesoroj) k H. W. Alings, Middenweg 126, Amsterdam-o, (sekr.). Korektu la adr. en via Jarlibro, pĝ. 43! — La nombro da SAT-anoj en Nederlando estas nun 99 (kontraŭ 67 en 1927, 43 en 1926, 20 en 1925, 16 en 1924, 10 en 1923, 4 en 1922).
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.
Por niaj libroj!
La disvendado de niaj libroj garantias al SAT certan financan bazon kaj fortigas samtempe ĝian ideologian pozicion. Sed ĉu vere ĉiuloke la vendo de libroj estas metode organizita? Ni esperas, ke almenaŭ ĉiu pli granda LEA-grupo, ĉiu iom vigla SAT-rondo, posedas ne nur bibliotekon por siaj membroj, sed ankaŭ trafe aranĝitan libro-vendadon. Lerta vendanto ne atendas, ĝis la K-doj venas al li por peti tiun aŭ alian libron, sed li mem utiligas ĉiun okazon por proponi la aĉetotaĵon kaj povas rekomendi per kelkaj frazoj ĝian enhavon.
En n-o 191 de “S-ulo” ni publikigis sur la unua paĝo la tutan liston de prespretaj manuskriptoj, pri kiuj disponas nia Eldon-Kooperativo. Dume aperis du el la libroj anoncitaj en ĝi (Fabeloj, Vojo al Scienco de Estonto); krome aperis la broŝuro de K-do Lanti (La Laborista Esperantismo), kiun dume espereble posedas ĉiu aktiva SAT-ano. En preparo estas ankoraŭ unu, du libretoj, kaj ni volus povi daŭrigi la ĉenon same vigle por krei ampleksan bibliotekon, kiel antaŭvidite en nia Statuto. Sed jam la financministro haltigis la viglan fluon, por ne endanĝerigi la spezan ekvilibron. Gek-doj, uzu la okazon, por aĉeti kaj rekomendi niajn novajn kaj malnovajn eldonaĵojn. Postulu nian freŝdatan katalogon! Nur per aĉetado de niaj libroj vi aktive helpas daŭrigi la eldonadon de SAT-verkoj. Kaj se vi posedas krome ankoraŭ iom da mono, aĉetu la akciojn de nia Eldon-Kooperativo!
[REKLAMO p.7] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
“Vivo, movado”
Kiel malnova, laborema SAT-ano en Hungario mi devas ĝustigi kelkajn rimarkojn de K-do Pensemas en n-o 211 de “S-ulo”, aperintajn sub la supra titolo¹. 1. Anoncoj de alkoholkapitalistoj aperas ankaŭ en alilandaj lab. gazetoj (bedaŭrinde). Oni ne ataku pro tio speciale lab. partion, kiu estas en plej malfacila situacio. 2. En la de K-do P. citita ekspozicio oni elmetis kopion de la reklamo, moke distinganta similecon de kelkaj partigvidantoj sur la bildo, kvankam tiu simileco sur la originalo estas diskutebla. Tiun reklamon la kristanaj gazetoj eluzis kiel bonan propagandon kontraŭ la sola leĝe ekzistanta lab. partio de Hung. Alian simile tendencan afiŝon elmetis en tiu publika ekspozicio de soc. dem. kulturorganizo la kontraŭalkohola asocio, tiel ke la soc. dem. partio kaj la sindikatoj — ĉu prave aŭ ne — deklaris havi nenian komunecon kun tiu asocio. 3. K-do P. protestas, ke iu altrudu al li nelaboristajn kantojn. Li povas uzi la SAT-kantaron, ĝis li trafas la policon. Sed kiel societo observata ĉiam de la polico, ni ne eĉ rajtas disvastigi la tekston de l’ Internacio. Laŭ la kritikinto de “Ni kantu” (sub “Recenzejo”) se li vivus kelkan tempon ĉe ni, kredeble ŝanĝus sian opinion pri “nacieca kantaro”. Cetere neniu volis konkuri kun la SAT-Kantaro. 4. Ni konfesas, ke ankaŭ nialanda soc. dem. partio faras erarojn, eĉ gravajn. Sed tiujn konstati kaj kritiki estas nia tasko nialoke, sed ne tasko de K-do P. paroli pri tio en “S-ulo”. Cetere la prikritikita ĵurnalo jam kelkfoje enpresis favorajn artik. pri esp-o. Tiaj kritikoj nur povas malutili al nia propagando.
Amiko, kiu ne nur “emas” sed ankaŭ kutimas pensi kaj ĉefe — labori
Rim. Ni aldonas al tiuj ĉi linioj la peton al niaj K-doj, nepre raporti pri ĉio plej objektive, por ke ni ne pleniĝu nian gazeton per tiaj facile eviteblaj diskutoj. Red.
¹ Pro ĝia longeco ni resumas la klarigon. — Red.
— paĝo 8 —
[BILDO p.8 | 9,7,38,13] Ornama kapdesegnaĵo: malfermita libro kaj plumo inter du kolonetoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Kion rakontas la amikoj de Peĉjo, Fabeloj de Hermynia Zur Mühlen. Biblioteko de Sennaciulo, n-o 6. Eld. Fako de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Pr. 0,60 mk. g. Form. 11½×15 cm. — Rakontoj, prezentitaj sub formo de fabeloj, pri suferoj en diversaj metiejoj. Ĉiu devus legi tiun ĉi libron, ĉar ofte laboristoj ne sufiĉe atentas, kiom ili oferas sanon kaj vivon, laborante kontraŭ tute nesufiĉa pago. Necesas artistoj, kiuj frape atentigas nin pri la trokutima homa krueleco. Bone estas, ke tiun ĉi libron povas legi kun ĝuo infanoj, lernantoj kaj plenkreskuloj. Hermynia Zur Mühlen kun granda lerteco evitas esti pedanta kaj “profesoraĉa” en sia instruado pri la sociaj malbonoj. Ŝi ne tedas per la maniero, kiel ŝi prezentas la rakonton, ĉar ŝi sufiĉe proksimas al la simpla esprimmaniero de l’ popolo instruanta siajn infanojn kaj junulojn. Tamen mi bedaŭrus, se SAT eldonus ĉefe tiajn pli malpli didaktikajn verkojn, en kiu la klera aŭtoro devigas sin al naiveco.
La lingvo estas klara, flua, simpla kaj senmanka (escepte malĝusta uzo de l’ vorto “eminenta” en aĉiga senco). Ni nepre rekomendas legadon de la verketo al ĉiu, kiu volas perfektigi sin en la lingvo.
Jief.
Evoluo de Telefonio, de J. R. G. Isbrücker. Biblioteko Tutmonda vol. 21/22. Eld. Rud. Mosse, Esp. Fako, Berlin. 48 pĝ. + 16 pĝ. bildtabuloj. Pr. 1,— mk. g. — Komencante legi tiun libron, mi ektimis ke ĝi suferas je nuna nekultureco de iĝnenieroj, ĉar ridinde abstraktaj vortformoj jam tedis aŭ ridigis min. Jam de 20 jaroj mi rimarkas, ke nia barbara epoko produktas en inĝenierlernejoj eĉ ne meĥanikistojn, sed nur meĥanikajn homojn. Ili scias iom desegni, sed redakti, tute ne, nek pensi. Prototipoj: la usonanoj. — Sed, kiam, pli poste, Isbrücker montras ilojn, precizigas, oni akiras klarecon. La lingvo iom suferas: inĝenieroj ĉie kaj ĉiulingve turmentegas ĝin, malserioze kreante vortojn. La fakaj vortoj almenaŭ devus esti klarigataj komence aŭ fine de la libro, en eta “vortaro”, sed preskaŭ ĉiuj estas neutilaj aŭ malutilaj: ŝaltilo, vando, relajso, amplifi (fortigi, fortigeti, plifortigi, plifluigi, plisonorigi, plisonigi, plilaŭtigi, plipotencigi, ktp.), — multipla sistemo anst. multobla sistemo: ĉu ni parolas esp-e, aŭ franc-eŭrope? Ĉu ĉinaj esp-istoj devos eklerni helpan sufikson “ipl” kun sama signifo kiel “obl”? — Oni pensu en Esp-o. Ankaŭ jako (por “kontaktingo” de ĉiu abonanto ĉe telefoncentrejo), estas malbone elektita vorto. Tiaj fakaj vortoj erarigas la spiritojn. Ekz., kiam vi skribas pri “frekvenco”, eĉ eŭropa, nefranclingva leganto eltimas, kion ankaŭ diro. — Se vi dirus “ofteco”, ĉiu tuj kaj ĉiam komprenus. Esp-o estas Mondlingvo. Anri Bergson, Anatol Frans kaj multaj inter la eminentuloj montris, ke filozofion kiel ĉiujn sciencojn oni ĉiam povas klare priparoli en la lingvo de ĉiuj homoj. Necesas iom da klopodo, sed sen klopodo oni malbone skribas kaj parolas. Esp-o oferas al verkisto mirinde fleksseblan, obeeman komprenilon. Oni ĝin nur bone uzu. Fine mi gratulas la verkinton Isbrücker, kiu scias fini libron tiel simple kaj signifoplene: “Oni ne bezonas profeti por antaŭvidi, ke, post mezurebla tempo, telefoniĝos senpere inter ĉiuj lokoj en la mondo, sur tero, maro, en aero. La trielektroda lampo ĉefe kontribuos por tiu estonta sukceso.” Faka precizeco.
Jief.
Nova Gramatika Libro de Esperanto (Por la Supera Kurso), rekomendita de Esp. Lit. Asocio, verkita k eldonita de D-ro Anakreon Stamatiadis, LK, Dir. de Helena Esp. Instituto, Ateno, 1928. Form. 16×24 cm. Pĝ. 185. Prezo neindikita. La verkinto prezentas tiun libron al la helenaj (grekaj) esp-istoj por uzo en superaj (duaj) kursoj. La libro estas verkita ĉefe en esp-o, k la greklingvaj tekstoj estas kvazaŭ akcesoraj, utilaj por greklingvanoj, ne ĝenaj por alilingvaj esp-istoj. Laŭ lingva vidpunkto mi konsideras la verkon kiel tre valoran, ĉar ĝi pritraktas detale k konscience multajn lingvajn demandojn netroveblajn en la kutimaj esp. lernolibroj. Plie ĝi donas utilajn konsilojn al kursgvidantoj. Certe ĝi meritas atenton ankaŭ ekster la malgranda gr[nelegebla]ka lingvoteritorio.
N. B.
Supplément au Cours Rationnel. Eld. Fédération Espérantiste Ouvrière, 177, rue Bagnolet, Paris XXe. 24 pĝ. Pr. f. fk. 2,50. En lingvoj, kiujn ni bonege, eĉ literature legas kaj skribas, ofte mankas al ni ĉiutagaj vortoj. Se alilandulo, je stratangulo, subite demandas nin en esperanto pri strato, dogano, vojaĝo, ni povus parkere kanti por li “Fratoj al Sun” aŭ “En la mondon venis…”, eĉ traduki filozofian ĉapitron, sed pri ĉiutagaj aferoj ni balbutas. Tial ĉi tiu Suplemento estas utila por franclingvanoj, ĉar ĝi entenas praktikajn vortojn de ĉiutaga vivo, plibonigon de malĝustaj parolmanieroj ktp.
Jief.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Organizovani Radnik, Belgrado, 28. 6., Kiel mortis N. Romanov, 19. 7., Hodiaŭaj ĉininoj, 5. 8., Lab. en Usono; Narodni Val, Zagreb, 26. 10., Konfl. en Jugosl. (211), De Tribune, Amsterd., 21. 9., Havenlab. striko en Finnl. (206), 8. 6., Kiel mortis Rom. (178).
Priesper. artikol. k notojn enpresis:
ITF-bulteno, Amsterd., okt. (rubr.), Accion Cooperatista, Barcel., 26. 10., Organizovani Radnik, Belgr., 26. 7. (longa art., ankaŭ pri SAT, de K-do 8882), De Strijd, Amsterd., 11. 8. (pri “S-ulo” k SAT), Het Volk, Amsterd., 23. 10. (H. de Man k mondl.), Tubantia, 24. 10. (pri SAT, “S-ulo” ktp.).
Pri SAT-Kongr. raportis:
Het Volk, Amsterd., 18. 8. k 20. 8., fav. artik., verŝajne de K-do Nathans.
Peresper. artik. enhavis:
De Tribune, Amsterd., 28. 9. (let. el Ĉita), Travail, Lyon, 27. 10., Neue Zeitg., München, 26. 10., Signalen, Stokh., 25. 10. (Kroniko en esp-o de Ernesto).
KURIOZAĴO!
En “S-ulo” n-o 119/120 aperis sub la titolo “Blankaj mastroj — flavaj sklavoj” skizeto tradukita el nederlanda laborista gazeto. Ĉi tiu traduko siavice estis retradukata kaj publikigata en deko da diverslandaj gazetoj, i. a. en The Worker’s Weekly (Sydney) de 4. 3. 1927. En ĉi tiu gazeto legis ĝin kunlaboranto de alia nederlanda laborista gazeto, kiu retradukis kaj publikigis ĝin en sia (nederlandlingva!) gazeto. Tiel skizeto nederlandlingva estis tradukata en esperanton, el esperanto en anglan lingvon, kaj el angla lingvo ree en la nederlandan! (670)
NIA POŜTO
6187. — La artikolo de Joh. Vent. Roig estas certe interesa . . . en “Accion Cooperatista”; sed ĝi tute ne taŭgas por “S-ulo”. Niaj legantoj ja delonge estas konvinkitaj pri la valoro de esperanto, ĉar ili lernis k praktikas ĝin. Cetere, la fakto, ke J. V. R. ne havis tempon por lerni nian lingvon forprenas de lia artikolo multe da konvinkopovo. Ĉu li havos pli da tempo por lerni, kiam la Kooperativa Internacio estos voĉdoninta belan rezolucion por esp-o? Sufiĉis enmeti simplan noton pri la fakto en “Kroniko” por ke la afero estu en ordo. Vidu pĝ. 55.
E. L.
8065. — Loko absolute mankas por enmeti vian interesan artikoleton; cetere ni opinias, ke, kiel SAT-ano, vi havas eraran vidpunkton pri insignoj. Konscia SAT-ano portas SAT-insignon; portado de nacia lig- aŭ asociinsigno estas nur elmontro de ia, ofte senkonscia, signo de naciismo.
E. L.
12 321. — Via artik. estas transdonita al la red. de l’ pedag. serio de “La N. E.”. Bedaŭrinde via skribo estas tiel neĉifrebla, ke la kopianto riskas okulmalsaniĝi. Kelkaj vortoj eĉ estas tute nelegeblaj. Skribu nepre estonte pli legeble!
NI BEZONAS
por Historio de lab. esp. movado: 1. portretojn de ĉiulandaj pioniroj de lab. esp. movado, speciale de K-do Fi-Blan-Go (F. Blangarin), redaktinto de Internacia Socia Revuo, de K-doj Chaloupecky, Sidlo, Vanek, Sada k. a., gvidintoj de lab. esp. movado en Bohemio (Ĉeĥoslovakio) antaŭ 1914; 2. ĉiujn n-rojn de Kulturo, lab. esp. organo aperinta en Praha antaŭ 1914; 3. kelkajn aŭ ĉiujn n-rojn de Nia Socialisto, de Arbeiter-Esperantist (1910); 4. ĉiajn eblajn informojn pri lab. esp. movado en div. landoj, antaŭ 1914.
Helpontoj skribu al G. P. de Bruin, Twekkelerweg H 187 g, Lonneker-Enschede, Nederlando.
[REKLAMO p.8] Pianisto kaj kulturlaboristo K-do K. Pavlov dez. koresp. pri muziko, kultura laboro k vivmaniero. Resp. garantiata. Adr.: Sovetio, Rostov/Don, Puŝkinskaja 68.
[REKLAMO p.8] K-dino A. Sedlinskaja el Ukrainio estas petata sendi la nomon de sia loĝloko (urbo aŭ vilaĝo) al K-do K. FRÖDING, 604 Seventh St., ROCKFORD, Ill. (Usono), kaj ŝi havos respondon.
[REKLAMO p.8] MI BEZONAS kaj deziras havi seriozajn koresp. pri lab. vivo por murgazeto “Massovik” de fabriko NIVM kaj ateista rondeto. Ŝumarin N. J., Ivanovo-Voznesensk, ulica Gromoboja d. 41/2, Sovetio.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Kiun signifon havas la tuteŭropa movado? | 49 |
| Hodiaŭ en Bulgario | 50 |
| El Hispanio | 50—51 |
| Dornoj | 51 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 51—52 |
| Flandrio al la flandroj | 52 |
| La evoluo de profesiaj kaj fak-unuiĝoj ĉe la aŭstria fervojistaro | 53 |
| Sovetiaj kamparanaj “notoj” | 53 |
| Ni kaj stenografio | 53 |
| E. Izgur | 54 |
| Diskutejo | 54 |
| Faktoj kaj komentoj | 54 |
| Tra Esperantio | 55—56 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 216, 22-a de novembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 216 — APERAS S.A.T. SEMAJNE — 22. Novembro 1928ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e. Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Ekzekutiva Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27. Administranto: R. Lerchner
KAPITALISMO SUPER AFRIKO
En la socialista laboristaro, precipe en ĝia komunista parto, oni ofte opinias, ke la nuntempan ekprosperon de l’ kapitalismo post mallonga tempo devus sekvi grandega krizo, kiu pereigus la kapitalisman konstruon. Tiu ĉi opinio estas apogata per la aserto: la merkatoj de l’ tero estas disdividitaj inter la kapitalistoj, kaj tial precipe por la eŭropaj kapitalistoj de jaro al jaro iĝos pli malfacile eltrovi novajn merkatojn.
Ŝajnas al mi, ke la tempo ankoraŭ tute ne venis, kiam ni povos paroli pri elĉerpiĝo de l’ debit-eblecoj por la kapitalistoj; ĉar la faktoj parolas alian lingvon. Ĉi tiujn ni devas konsideri; nur sciante, kien la eŭropa kapitalismo nun turniĝas por krei firman bazon por krudmaterialoj kaj debito por sia kreskanta produktado, ekkonante, kial ĝi spite ĉiuj antaŭdiroj floras kaj prosperas, ni kapablos malhelpi la kapitalistan negocadon.
* * *
Pro la plifortiĝo de Usono, pro la revolucioj en Rusio kaj Azio kaj la kreskanta industriigo de l’ kolonioj dum la milita kaj postmilita tempo, perdiĝis por la eŭropaj kapitalistoj grandaj merkatoj. Tial ili devas eltrovi novajn regionojn, kaj ni vidas, ke ilia intereso turniĝas pli forte al Afriko. Ĉi tie en la “malluma kontinento” montriĝas ankoraŭ ebleco, plej grandskale koloniigi. Kiun grandan prosperon tie la kapitalistoj povas atendi, indikas jenaj nombroj el la komerca bilanco de l’ Sudafrika Unio. Laŭ milionoj da germ. mk. sumiĝis
| 1922 | 1925 | |
|---|---|---|
| la eksporto de l’ agrikulturo | je ĉ. 360 | ĉ. 560 |
| la eksporto de l’ minejoj | „ „ 700 | „ 880¹ |
¹ “Geopolitiko”, jan. 1928.
Klare evidentiĝas el tiuj ĉi ciferoj la prospero de l’ agrikulturo, laŭ kompetentula raporto tipa por tiu lando. Tial la Unio povas esti bona kliento de Eŭropo. Nova kapitalista regno naskiĝas ĉi tie en Afriko, kaj la eŭropa koloniigado celas certigi al si la hegemonion super tiu regno. Ankoraŭ gvidas Britio. Sed ankaŭ la germana kapitalismo ne volas resti malantaŭe: “Se la Ligo de Nacioj havus valoron por ni, unuavice la eŭropa solidareco devus esti akcentata en koloniaj demandoj¹.”
* * *
Kio okazas nuntempe en la afrika teritorio sude de l’ Saharo, kiu ĉefe interesas la eŭropajn koloniigantojn? Por kio oni postulas la “eŭropan solidarecon”? “En Kenia (Orient-Afriko) la brita registaro per senindulga elloĝigo de l’ indiĝenoj liberigis grundon por koheraj anglaj kolonioj².”
Britio do rabis al la negroj ilian grundon kaj kreis per tio la eblon por koloniigo de l’ tero per blankuloj, la eblon por grandaj kapitalfondoj kaj debito de industriaĵoj. Por ke la blankaj entreprenistoj ne estu embarasataj, ne ricevi dunglaboristojn pro la senhonte malaltaj salajroj, la angla registaro devigas la sengrundajn negrojn restadi. La angla kiel ankaŭ la sudafrika unia registaroj malhelpas per ruze elpensitaj impostoj kaj pasport-kondiĉoj formigron de l’ sengrundaj negroj en liberan teron aŭ en regionojn, kie ili estas pli bone pagataj kaj traktataj³. Tiel la sklavlaboro estas konservata per eŭropaj registaroj. Tiu ĉi maniero eltrovi novajn merkatojn jam estas elprovita
¹ Ibid. ² Ibid. ³ SAT-Informservo, 9. 5. 28.
de jarcentoj kaj, kiel ni vidas, hodiaŭ ankoraŭ, malgraŭ Ligo de Nacioj, multe aplikata. Se iu protestas dirante, ke la negroj ankaŭ estas homoj, oni kutime ricevas la respondon: La negroj estas tiel mallaboremaj, ke ili malkapablas memstare labori kaj devus pli vere esti dankemaj pro la eŭroa prizorgo.
Sed ne ĉie en Afriko tiu ĉi maniero de merkat-kreado estas la plej profita. Ekzistas vastaj teritorioj (ekz. en Okcidenta Afriko) ne uzeblaj por blankula koloniigo, sed estas krudmaterialaj regionoj unuarangaj. Tie oni forgesas la frazojn pri mallaboremaj negroj nekapablaj memstare labori. Male, ni vidas, kiel la kapitalistoj eĉ klopodas lernigi al la negroj bonajn mastrummetodojn; ĉar en tiuj teritorioj la negroj estas posedantoj de l’ grundo. Ili laboras kiel memstaraj farmistoj kaj estas tre ŝatataj de l’ eŭropaj kapitalistoj kiel aĉetantoj de industriproduktoj. La angla bicikla industrio scias laŭdi la aĉetemon de l’ okcident-afrikaj liberaj negro-farmistoj.
Tiel per diversa maniero tiu ĉi grandega teritorio estas ekonomie prilaborata sub gvidado de eŭropaj kapitalistoj.
* * *
Sed kion la negroj mem diras pri tia traktado? Pasis la tempo de l’ dormegado de tiu raso. La plej bonaj kaj energiaj inter la negroj komencas postuli sian rajton de l’ blanka reganto. Al la senhonte malaltega salajrado kaj la politika kaj jura subpremo en Sudafriko la negroj en la lastaj jaroj respondas ĉiam pli forte per sindikata unuiĝo. Ilia sindikato ŝajne akiris jam atentindan influon; ĉar kapitalista gvidanto el Natal diras: “Miaopinie venos la tempo, kiam ni (la blankaj entreprenistoj)
— paĝo 2 —
58 SENNACIULOKiel oni al lernantoj enplantas la naciisman religion
(El gimnazio en Germanio)
Oni legas francan libron nacian. Ĝi temas pri maljuna franco, kiu mortas pro apopleksio, ĉar Francio estis venkata de la prusoj (1870/71). La instruisto klarigas: “Ni sciiĝis per tiu legaĵo, ke la plej alta vivcelo de franco estas la servo por la patrio. Ni renkontis ĉiam la vortojn: gloro, triumfo, honoro, venko de la patrio. Per tio ni ekkonas la francan animon, kiu treege diferencas de la animo germana. Plej signife mi esprimas la karakteron de tiuj popoloj per ĉi tiu frazo: la franco sentas pro ekstera stimulo, la germano kontraŭe sentas pro ideaj kaŭzoj, devenantaj el la interno de lia animo. La franco estas materialisto kaj la germano estas idealisto. La abismo inter ambaŭ popoloj estas tiom granda, ke ne estas eble transpontigi ĝin. Ankaŭ ne per la socialismo. Pruvo estas, ke la francaj socialistoj pensas unue por sia patrio, nur poste pri ĉio alia, sed la germanaj socialistoj, kun siaj mondampleksantaj ideoj, pensas nur pri sia idealo. La germanaro estas la popolo de l’idealistoj kaj favorata de dio. Tial ankaŭ ĉiuj grandaj homoj de l’ mondo estas nur germanoj. La germana idealo estas tiom granda kaj nobla, ke ĝi valoras eĉ esti enkondukata per devigo ĉe ĉiuj ceteraj popoloj de la tero.”
Ne necesas multon aldoni: Kvankam eĉ inter la burĝa lernantaro ne ĉiuj kredis tiun mutigan babilaĉon, la plejparto konsumis kredeme tiun ĉi koton kun ĝuo. Kaj kiam la instruisto alian tagon demandis: “Kio malebligas interligon de francoj kaj germanoj?” burĝa lernanto (16j.) komencis ripeti: “… Kaj la germana idealo estas tiom valora, ke ĝi estu enkondukota per armilpotenco tutmonde.”
Aŭdita de SAT- kaj gimnaziano K. Maŭric.
devos lukti pro nia pozicio en tiu ĉi lando, kiam la aferoj devos esti decidataj per la perforto, kaj kiam ni, se ni volas resti, devas forpeli ilin (la kolorulojn) … Estas konsiderinda ribelemo en Natal¹.”
Helpi al la afrikaj K-doj estas nia devo. Parton de la helpo ni povas plenumi, postulante, ke la sindikatoj de negroj trovu aktivan subtenon de l’ Sindikataj Internacioj. La plenumo de tiu ĉi tasko signifus seriozan paŝon al efektivigo de l’ devizo: “Proletoj de la mondo, unuiĝu!”
E. Graupe (en ISK, nov. 1928). Elgermanigita.
¹ Menĉeste Gadjn Uikle (angle: Manchester Guardian Weekly), 2. 3. 28.
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
Kooperativaj loĝejoj
Dum la milito mankis al la sveda popolo preskaŭ ĉio. La fiprofitantoj plialtigis la prezojn, la varoj foriĝis el la foiro, ĉar la ŝtato decidis disdividon laŭbezone de la malmultaj manĝaĵoj. Same rilate al la loĝejoj. La popolo kreskis nombre, sed la novproduktado de loĝejoj haltis; tial estis granda manko da loĝejoj, kio siavice ankaŭ nature okazigis altan plikarigon de la jam ekzistantaj loĝejoj. Kaj ĉar la ĉefurbo jam de longa tempo havas preskaŭ la unuan vicon el ĉiuj urboj en la tuta mondo rilate al altaj luprezoj, la situacio tiutempe estis neeltenebla. Por havi loĝejon, la homoj pagis preskaŭ ĉiun postulatan prezon. Por la plej malriĉaj estis konstruataj de la komunumoj, en Stokholmo kaj en aliaj urboj de la lando, provizoraj loĝejoj, kies luprezoj tamen pro la altaj konstrukostoj estiĝis sufiĉe altaj.
[BILDO p.2 | 50,21,80,39] Foto de korto inter plurtavolaj loĝdomoj kun gazono kaj vojeto. Subskribo: La interno de kvartalo, kiun posedas la koop. societo
Kelkaj el la kooperative interesataj tiam organizis konstrusocieton kooperativan. Interalie nia K-do, parlamentano Ernst Eriksson, estis unu el la pioniroj de tiu agado. La nomo de tiu ĉi societo estas Stockholms Kooperativa Bostadsförening u. p. a. (La kooperativa loĝeja societo de Stokholmo, sen persona respondeco.) La societo komencis sian agadon en 1917. Laŭ la statuto ĉiu membro devas enpagi minimume du cent kronojn por havi rajton partopreni la decidojn de la societo. Kiam li havos loĝejon en la domoj konstruitaj de la societo, li devas pagi la sumon de dek elcentoj de la kosto de konstruo po hejtejo (ordinara maniero en Svedio ĉiam kalkuli la konstrukostojn laŭ hejtejo). De tempo al tempo la societo konstruas novajn domojn kaj ĉiam laŭ la samaj principoj. La membro, kiu havas loĝejon, devas ĉiujare pagi luprezon, kiu entenas amortizon, monon por ripara fondaĵo kaj la rentumon de la pruntoj. La eksteraj riparoj estas pagataj de la societo, sed la internajn riparojn la posedanto mem devas pagi. Tiel oni volas eviti, ke la pli malordema profitu je la pli ordema.
Estraro kaj administrado
Laŭ kooperativa principo ĉiu membro havas nur unu voĉon en la voĉdonado de la decidoj de l’ societo. Ĉiujare estas elektata estraro el ses personoj de la societo mem kaj la sepa estas elektata de la urba konsilantaro. Por kontrolo de la faroj de l’ estraro ekzistas konfida konsilantaro konsistanta el 9—15 anoj, elektataj por du jaroj. La konfida konsilantaro havas konsilan karakteron rilate al aĉeto kaj vendo de domoj, pritraktas pli gravajn konstruajn demandojn, starigas bazon por la kontraktoj, la luo kaj la administrado de la domoj, starigas la laborordon de la estraro kaj faras proponojn por la jara bilanco. Krom tio la konsilantaro faras sugestojn pri aferoj, pri kiuj nur la jarkunveno decidu. El la konfida konsilantaro unu estas elektata de la urba konsilantaro kaj la aliaj de la societo dum jarkunveno.
Kiel mi supre menciis, la membrojposedantoj de la loĝejoj devas fariĝante membroj tuj pagi 10 elcentojn de la konstrukosto de sia loĝejo. 60 elcentoj de la sumo de l’ tuta kosto por la domo restas firma prunto, kaj la ceteraj 30 elcentoj estas amortizataj en tridek jaroj, post kiam la luprezoj malaltiĝas. La luoj do rentumas la firman prunton laŭ kuranta rento. Tamen la posedanto de loĝejo ricevas ĉiujare 5 elcentojn de la sumo pagita rentume. La amortizan prunton prizorgas ĉiu domo, kiel ankaŭ la riparojn eksterajn.
John Johansson.
★
LA SENLABORULA KLUBO EN BARNSLI
La urbo Barnsli (angle: Barnsley) estas la ĉefurbo de Suda Jorkŝir, karbindustria distrikto. Oni facile komprenas, ke tie ekzistas multaj senlaboruloj. Tial oni starigis antaŭ sep jaroj branĉon de la Nacia Senlaborula Movado. La socialista urbmagistrato senpage luis al la organizo halon por esti uzata de la membroj kiel klubo. Dum la vintraj monatoj kaj pluvegoj tiu ĉi donaco estas vera beno. Kontraŭ kotizo de unu penco semajne oni rajtas uzi la ĉambron: 1. por renkontiĝi, kunsidi, interbabili kaj aŭskulti paroladojn de konataj oratoroj, 2. rifuĝi kontraŭ malbela vetero, varmigi sin ĉe instalitaj fornoj, pasigi la tempon per ŝak- kaj damludoj ktp., 3. ricevi konsilon de kompetentuloj pri senlaborul-subvencio kaj aliaj aferoj. Ricevi helpon por apelacii kontraŭ decidoj de la senlaborula ĉefministro k. a.
— paĝo 3 —
SENNACIULO 59La klubo ankaŭ aranĝas kaj zorgas pri tranoktejoj por multaj senlaborulmarŝantoj, kiuj aŭ individue aŭ grupe trapasas la landon, serĉante laboron. La Nacia Senlaborula Movado jam, per helpo de kelkaj lokaj organizoj, aranĝis kelkajn protest-marŝojn el la tuta lando ĝis Londono.
La muroj de la halo estas plenaj je devizoj kiel jenaj: La senlaboruloj estas viktimoj de l’ kapitalismo. Konservu vian laboristklasan vidpunkton. Nia nura krimo — malriĉeco. Estas sufiĉe por ĉiu. Kie estas mia porcio? — Super la kamenbreto troviĝas granda afiŝo: “Se vi iam ajn estis “ulceraĉulo” (t. e. strikrompanto), ne provu aliĝi. Ni nepre ne helpos vin.” Sur la membrokarto estas indikitaj multaj rimedoj por forigi la senlaborecon. Multaj el ili estas nur lokaj rimedoj, sed oni trovas ankaŭ jenan proponon: “Restarigo de diplomataj rilatoj kun Sovetio kaj financa helpo per longtempaj kreditoj.”
L. B., Leeds (8048).
Faktoj sen komentoj
Memmortigoj kaj akcidentoj
El raporto de Sav-asocio en Budapeŝto ni sciiĝas, ke nur en unu monato (aŭgusto) okazis 642 laboristaj akcidentoj. En Budapeŝto la ĝenerala taga nombro atingas 21, t. e. jare 8000. La policaj protokoloj preskaŭ ĉiam notas: “La akcidento okazis pro la malzorgo de l’ laboristo”. Trafik-akcidentoj estis 217 dum la sama monato (3 mortintoj). Rilate al la nombro de loĝantaro tio estas alta cifero. 151 memmortigoj okazis dum aŭgusto (inter ili “sukcesaj”, t. e. mortigaj — 21). Tio signifas, ke en Budapeŝto provas sin mortigi ĉiutage 5 personoj. Antaŭ nelonge aperis ordono de l’ ministro por internaj aferoj, laŭ kiu la ĵurnaloj ne plu rajtas ricevi oficialan sciigon de polico, hospitaloj aŭ Sav-asocio pri memmortigoj, ĉar “la kaŭzoj de memmortigo estas la imitemo de la homoj”!
SAT-ano 343.
La Nacia Federacio Civitana en Usono
estas stranga elkreskaĵo de industria malvolviĝo en Usono. Ĝia membraro konsistas el korporaciaj kaj trustaj eminentuloj kaj laboristaj gvidantoj. Ekzemple, Mateo Woll, vicprezidanto de Amerika Federacio de Laboristaro, estas samtempe la nuna prezidanto de la Nacia Federacio Civitana. Ĉe ĝia lasta kunsido Woll proponis, ke oni akiru definitivan faktaron pri la grandeco kaj kvalito de “komunista propagando¹” kiu “havas kiel celon la taskon renversi nian registaron”. Sekve de tio komitato estis elektata sub titolo “Departemento por Renversa Movado”. La taskon elekti tiun komitaton kompleze prenis sur sin s-ro Samuelo Mc. Roberts, prezidanto de la Ĉetem & Feniks (angle: Chatham & Phenix) Nacia Banko kaj Trust-kompanio — li ankaŭ estas la kasisto de l’ Nacia Federacio Civitana. Woll prezentis sian proponon je la fino de longdaŭra parolado, en kiu li emfazis la kredon de aliaj parolintoj, ke Usono, kaj precipe la laborista movado en ĉi tiu lando, estas minacataj de taktiko, kiu estas gvidata el Moskvo. Ĉiuj parolintoj ĉe la kunveno esprimis sin kontraŭ agnosko¹ de l’ sovetia registaro flanke de l’ usona registaro.
G. Saville (1092).
¹ Per la esprimoj “komunista” kaj “anarkosindikatista” en Usono oni nomas ĉiujn personojn aŭ organizojn, kiuj supozeble, planas la renverson de l’ nuna registaro (oni ne nur nomas difinitajn partiojn aŭ sindikatojn tiel).
¹ Rekono.
[REKLAMO p.3] KIEL AKTUALE STATAS SAT? Respondon al tiu demando vi trovas en la ĵus aperinta PROTOKOLARO de la 8-a SAT-Kongreso en Göteborg. Sur 64 paĝoj de dense presita teksto ĝi enhavas ne nur la interesajn pritraktojn de nia Kongreso, sed ankaŭ la tekstojn de la Programprojekto de SAT kun la kontraŭdiroj de la Direkcio de SAT. Nepre necesa por ĉiu aktiva SAT-ano. Prezo nur 0,50 mk. g. Mendu izole k pogrupe ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O 27, Colmstrasse 1 (Germanio).
Vero
En Oriento la nomo de Lenin fariĝis legenda. Kun la nomo de Lenin oni kantas popolajn kantojn. Jen citaĵo el tiuj kantoj. Ĝin kantas du kantistoj. Unu demandas, la alia respondas.
— Ĉu vero, ke ni, malriĉuloj, estis en mallumo? — Vero.
— Ĉu vero, ke por ni okazis sunleviĝo? — Vero.
— Ĉu vero, ke ĉi tiun sunon oni nomas Lenin? — Vero.
— Ĉu vero, ke Lenin amas la malriĉulojn kaj donis al ni liberon kaj potencon? — Vero.
— Ĉu vero, ke la unuaj vortoj de Lenin estis: Panon kaj liberon? — Vero. — Ĉu vero, ke Lenin neniam mortis kaj mortos? — Vero.
El rusa lingvo trad. M. Ĥrapirina.
EL LA SENDEPENDA ĈEĤOSLOVAKIO
Ofte oni povas aŭdi aŭ legi, ke libereco de popolo signifas ĝian sendependecon de l’ regado de alia ŝtato. Ĉeĥoslovakio ankaŭ akiris la sendependecon kaj havas sian propran regnon. La 28. oktobro oni festis la dekjaran jubileon de tiu sendependeco. Estas klare, ke tiajn tagojn eluzas la burĝa ŝtato, por festi kun plej granda pompo kaj por sia nacieca profito.
Jam la 27-an aspektis ĉio, kvazaŭ ni jam vivus en plej agrabla kaj luksa tempo. Karbminejoj, fabrikoj, vendejaj fenestroj kaj diversaj domoj estis ornamitaj per naciaj koloroj, portretoj de l’ prezidanto, lumigitaj per lampoj kaj kandeloj, kiujn eĉ kelkaj entreprenistoj disdonis al siaj favoratoj. Vespere kunvenis amasoj antaŭ urbdomoj aŭ difinitaj lokoj, kiuj kun torĉoj, muziko kaj plej granda pompo tramarŝis la stratojn.
La jubilean tagon, la 28-an, ĉio ankoraŭ pli sonoris, kaj nacia furiozeco estis ankoraŭ pli videbla. En kelkaj urboj oni eĉ decidis konstruigi monumentojn por gloro de l’ ĉeĥa popolo kaj ĝia prezidanto. La naciistaj oratoroj plenbuŝege kriegis al amasoj, kiel oni devis militi por tiu ĉi sendependeco, por liberigo de l’ popolo kaj akiro de ĝiaj demokrataj rajtoj. “Ni devas ami ĝin kaj ĉiam esti pretaj ĝin defendi kontraŭ malamikoj ….” La francaj, italaj kaj rusaj armeanoj¹ kun medaloj sur brusto montriĝis ĉe monumento, kvazaŭ ili estus “herooj” de tiu ĉi “patrio”. Dum ludo de l’ himno ĉiu devis resti senĉapela. Nenion alian oni povis vidi nek aŭdi, krom venenon kontraŭ ĉia klasa progreso. Tamen ni devas miri, vidante, ke eĉ laboristoj marŝas en tiu ĉi ceremonia manifestacio. Tio okazas samtempe, kiam laboristoj nun en diversaj regionoj protestas per gazetaro por plialtigo de salajroj, komuna asekuro pro maljuneco ktp., kaj registaro kaj entreprenistoj rifuzas plenumi tiun justan postulon! Kompreneble, la registaraj servistoj faris ĉion eblan kaj promesadis “pirojn sur saliko” por kunvenigi kiel eble plej da kredemuloj; ĉar por klaskonsciaj laboristoj vere ne signifas liberecon, mortaĉi pro mizero aŭ pro plej furioza ekspluato de ĉiuj fortoj en hodiaŭa burĝa sistemo kaj — sendependa ŝtato.
SAT-ano 8139.
¹ Ĉeĥaj soldatoj, kiuj servis dum la mondmilito ĉe tiuj nacioj kaj havis jam siajn apartajn armeojn.
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el “S-ulo”, nepre menciu la fonton!
— paĝo 4 —
60 SENNACIULOEL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
7. Ludovik Blan
[BILDO p.4 | 24,20,37,35] Desegnita portreto de Louis Blanc, profile, kun vangoharoj.
Ludoviko Blan¹ estis jakobeno obeigema, arda kontraŭulo de l’ individuismo, unu el la plej elokventaj ŝtatsocialistoj. Li resumas mem tiele sian socian idealon: “Mi volus — li diras — socian staton, en kiu dank’ al komuna edukado, senpaga, deviga, ĉiuj civitanoj havus la eblon leviĝi tiel alte kiel eble, per la inteligento kaj per la koro; kie, sekve, estus sufokataj deorigine la malvirtoj, la krimoj kaj la mizeroj, kiuj estiĝas el nescio; kie la religio konsistus el filozofia kaj sincera aplikado de la leĝoj de l’ evangelio; kie la regiono de l’ industrio kaj de l’ agrikulturo, anstataŭ prezenti la spektaklon de batalkampo kovrita de ruinoj kaj kadavroj, estus fruktigata de fratecaj asocioj interligitaj unu al la alia; kie la disdivido de l’ laboro kaj de ĝiaj fruktoj estus bazita sur tiu principo, kiu hodiaŭ estas la fundamenta principo de l’ familio: Al ĉiu laŭ siaj bezonoj, de ĉiu laŭ siaj kapabloj; kie la intereso de ĉiu unuopa, nedisigeble estus kunigita kun la intereso de ĉiuj; la konkuremo ĉesus esti afero de envio, de avido, de fiero kaj de malamo; kie la publikaj riĉaĵoj, kies blinda kaj ĥaosa konkurado haltigas la progreson, ricevus pro la harmonia kombino de ĉiuj kapabloj kaj ĉiuj fortoj nelimigitan plilarĝiĝon; kie ne rapidiĝus, por forkonsumi la substancon, tiu ĉi amaso da parazitaj agentoj, kiujn la disigo de l’ interesoj kaj ilia antagonismo igas sole nun necesaj; kie la frateco interalproksimigo de l’ individuoj, fine neebligus la militon kaj sukcesus nuligi la armeojn; kie la Ŝtato estus nur kolektiĝo de homoj sindonemaj kaj inteligentaj, libere elektitaj de siaj egaluloj por ludi rilate al la socio la rolon, kiun en la homa organismo ludas la kapo rilate al la korpo; kie la imposto nur estus ero da komuna profito aplikota por aferoj de ĝenerala utilo; kie je la malbonuloj, konsiderataj kiel malsanuloj, oni ne emus venĝi sin, sed prigardi ilin, malpli torturi ilin, ol kuraci; kie fine la civilizeco, kiu rebatus progresante la sovaĝajn estaĵojn, sukcesus mem detrui la mizeron, kaj kun la mizero ĉiujn malvirtojn, ĉiujn krimojn, ĉiujn malfeliĉojn, kies fonto ĝi estas.”
Evidente laŭ tio L. Blan subtenas la tezon de l’ ŝtatkomunismo. Sed laŭ siaj agoj kaj verkoj li aperas kiel evoluisma socialisto. Tamen, jakobeno laŭ temperamento, eduko kaj principo, li vidis konstante en la ŝtato la naturan tutecon, destinitan por detrui, per gradaj reformoj, la fatalajn rezultojn de l’ senbrida individuismo. Tio lin igis malakcepti la doktrinon de l’ libera kontrakto, kontraŭe al Prudon. Male, li konfirmas principe la rajton je laboro, kiu havas kiel necesan konsekvencon la organizon de l’ laboro per la ŝtato. Rajto je laboro kaj organizo de l’ laboro per la ŝtato estas la bazo de l’ Blan-a ŝtatsocialismo. Per la proklamo de l’ rajto je laboro kaj konforma organizo de l’ nacia industrio li opinias povi rapide likvidi la privatan industrion kaj, sekve, la konkurencon. Por atingi tiun rezulton, oni komencus per nuligo laŭgrada de l’ proletaro, pere de laboristaj asocioj subvenciotaj de l’ ŝtato, kiu lasta garantius krome la renton de l’ kapitaloj pruntitaj de la societanoj. En tiuj ĉi transiraj asocioj oni dispartigus la profitojn laŭ bazo de egaleco. Por garantii al tiuj laboristaj organizoj la rajton je laboro, la ŝtato devus reaĉeti senprokraste la fervojojn, la kanalojn, la minejojn kaj la privatajn grand-industriojn. La bankoj kaj asekuroj, ŝtatiĝintaj, donus senpage aŭ tre malkare siajn servojn. Oni tiel alproksimiĝus la definitivan staton, en kiu la asocioj, korporacioj, estus transformitaj en sociajn laborejojn; tiam la interŝanĝ-laborejoj perus kun siaj deponejoj, magazenoj, bazaroj, centrigite ĉiujn negocojn.
Tiun ĉi koncepton de L. Blan pri dispartigo transprenis Lasal, kaj ankaŭ Karl Marks estas inspirita de liaj ideoj. L. Blan kunligis kun granda erudicio kaj nedisputebla verkista talento la rigidecon de l’ principo kaj nepran sincerecon.
¹ France: Louis Blanc (1811—1882).
TAGO EL MIA VIVO
Mi ĉiam intencas ellitiĝi je la 6-a horo, aŭ eĉ iom antaŭe, por ĝui la belan freŝan matenon, eble por promenadi ĝis Bulonja arbaro, ĉar mankas al mi aero kaj sporto, aŭ por skribi prokrastitajn leterojn. Mi ĉiam nur sukcesas ellitiĝi duonhoron aŭ eĉ kvaronhoron antaŭ la oka.
[BILDO p.4 | 46,46,64,62] Portreta foto de viro en kostumo kaj kravato.
Ne pro trodormemo! Nur pro trolegado vespere, ĉar kiam mi renkontiĝas kun iu belega verko, ekzemple de Gorki aŭ de Panait Istrati, lastatempe, mi ne sukcesas saĝe “ĝis-revid-igi” je noktomezo tian vivantan K-don. Mi akompanas lin ĝis la lasta adiaŭo, kiu estas la fino de la libro. Sonas ofte la unua, ne malofte la tria aŭ kvara horo matene, kiam ni forkuras de nia interrenkonto, mi en la dormon, la verko en la neniecon de fermita libro.
“Dankon, grandanimaj verkistoj! Ĝis ripetota revido.”
Time mi ekvekiĝas en plena suno: “Kioma horo?” Jam la sepa kaj duono! respondas mia edzino. Nur post dek minutoj mi kuraĝas ekskui mian dormomankan kapon. Nur post pluaj kvin minutoj mi turniĝas, decidas, decidegas, ekdecidas ellitiĝi.
Mi razas min kantetante, revetante pri leteroj, en kiuj mi triumfas pri ĉiuj diskutoj. Ĉu vi rimarkis, K-doj, ke oni redaktas kiel superhomo dum razado, revado, promenado. Sed kiam oni sidas, kun plumo en mano, antaŭ blanka, seka papero! Jen sidas lupo! (“Hic jacet lupus”, diris la Romanoj, kiuj ankoraŭ ne parolis esperante.)
Piede mi venas de mia loĝejo en Monmartr’ (fr.: Montmartre) al oficejo en centra Parizo, marŝante kvaronhoron. Sur trotuaro mi renkontas la “belulinojn”, kiuj hieraŭ vespere sub elektrolumo tiom ĉarmis diverslandajn diboĉulojn. Nun, matene, ili lacaj, senkolorigitaj, trinkas antaŭ enlitiĝo, ĉar estas ankoraŭ tro frue, la lastan “koktejl”-on¹, apud laboristoj kaj oficistoj, kiuj trinkas laktkafon antaŭ eklaborado. (Tiom da drinkejoj en Monmartr’, kiom da domoj apud la strato.) Tiuj “belulinoj” eble jam enlitiĝis, sed tio estis ilia laboro. Nun daŭros ĝis posttagmeze la ripozdormo kun la edzo, la korkarulo, tiu noblulo, kiu ne ŝatas labori, sed nur elegante okupiĝas pri ĉevalvetkuroj, aŭtomobil(ŝtel)ado, modoj, drinkado …
Sciu tion, K-doj! Fakte la romanaj apaŝoj de Parizo kun ponardo kaj tragika ĉapo, ne plu ekzistas. Ili fariĝis sinjoroj kun gantoj, silkĉemizoj, silkŝtrumpetoj. Ili ne plu ludas per mortigado pro gloro en malluma kvartalo. Kiam ili mortigas, ekzemple en unuaklasa vagono (ia kruelhazarda justeco kontraŭ riĉuloj), nur por bela gajno ili makulas siajn gantojn per sango. Sed kutime, ili atendas matene, en lito post nokta kartludado, la edzin-diboĉulinon, kiu gajnas per gestoj de amo la tutan monon por ambaŭ. Jen kion vizitas en Parizo ĉiulanda burĝaro.
Pri mia laboro mi nenion diru: kiel ĉiuj laborantoj en la mondo, kiel sciuro en kaĝo de turnrostilo, ni turnas ho-
¹ likvoro.
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 61
TRA ESPERANTIO
PRI LA SAT-VORTARO!
Jam delonge ni akiris la konvinkon, ke la esperantistaro nepre bezonas esperanto-esperantan vortaron. Sed ni povas hodiaŭ konfesi, ke ni ne estis sufiĉe optimsitaj: Jam ni ricevis mendojn por 945 pagitaj ekz-oj, kvankam la manuskriptoj por la unuaj literoj estis liverataj nur antaŭ kelkaj tagoj. Tio estas bona pruvo, ke SAT jam akiris ĉe la tuta esperantistaro reputacion de seriozeco kaj fidindeco.
Tia reputacio cetere estas plene pravigita; sed ni ne povas fari miraklojn kaj jam liveri la volumon al la mendintoj. Neniam ni diris, ke la verko estas tuj aperonta, sed nur, ke Kolektivo pretigas ĝin kaj ke oni povas esperi ties aperon en la jaro 1929.
Kiuj antaŭpagis, tiuj povas esti tute trankvilaj: ne nur per tio ili ebligis al SAT entrepreni la gravan aferon; sed eĉ ili ne malprofitos mone. Se ili bonvolas kompari la prezon de la 450-500-paĝa volumo kun tiu de aliaj verkoj eldonitaj ĉe neŭtralaj firmoj¹, ili konvinkiĝos, ke nia vortaro estas tre malmultekosta. Kiuj jam mendas, tiuj garantias al si posedon de valora verko por plej eble malalta prezo.
Ĉu ni povos teni tiun prezon longtempe post la apero de la verko? Ni ne scias. Almenaŭ estas tute certe, ke tiuj, kiuj jam antaŭpagas, ricevos la volumon por la nuna tre favora prezo: 6 mk. por broŝurita, 7 mk. por kartonita ekzemplero. Sekve ĉiu havas profiton jam nun mendi kaj antaŭpagi.
Direkcio de SAT.
¹ Ekzemple: romano 206-paĝa en malpli granda formato ĉe Hirt & Sohn kostas 6 mk.; sekve nia vortaro eldonita ĉe tiu firmo kostus pli ol 12 mk.
neste en ofico la teknikan radon, tutkore dezirante revolucion, post kiu pli bone ŝparata laboro fariĝos pli homutila. En mia oficejo de la 8½-a ĝis 12-a, posttagmeze de la 14-a ĝis 18-a horo ni laboras. Sabate posttagmeze ni libertempas. Multaj oficistoj nur eklaboras je la 9-a matene. Burĝaro ŝatas labori nur 7 horojn aŭ malpli, kriegante: “Laboristoj devas labori pli ol ok horojn, tiuj mallaboremuloj!” Do, ĉar ĝi laboras flank-flanke kun la oficistaro, la oficistoj laboris ĉiam pli mallonge, ol la laboristoj.
Tagmeze mi rapide manĝas hejme, en 20 minutoj. Tuj poste, mi skribas tiujn leterojn, kiuj jam longe ŝarĝis mian konsciencon. Tiam, mi povas laboradi por mi dum unu horo, certe la plej libera horo en mia tago. Estas malsanige, fari skriblaboron tuj post la manĝo. Sed mi devas savi kiom eble plej da minutoj. Kvaronhoron antaŭ la dua, al oficejo!
Vespere post laboro, post tuja manĝado inter 19-a kaj 20-a oni estas ofte laca. Tiam oni nur povas legi, sed ne skribi, ne lacige studi. Pro tio mi tiom dezirus ellitiĝi je la 6-a matene! Malfru-vespere necesas viziti esperantajn kunvenojn kaj aliajn. Venas ŝatataj amikoj. Babilado. Muzikado. Oscedado. Teatron ni ne vizitas trifoje dumjare, kiel tiom da parizanoj. Tro karaj por ni, la teatraĵoj estas malofte interesaj. Inter kinoj ni preskaŭ nur vizitadas prezentadojn de l’ revolucia klubo “Amikoj de Spartako¹”, kie ni admiris ĉi-jare “Potjomkin”, “La Patrino”, “Fino de Peterburgo”, kaj bonegajn scienc-naturajn filmojn.
¹ Nun malpermesitaj de la registaro, kvankam privataj.
Dum ni enlitiĝas inter 22-a horo kaj noktmezo kaj en lito legadas, reklamlumegoj de diboĉejoj dancigas multkolorajn lumojn sur la plafono, fiksaj lumoj de drinkejaj sojloj heligas nian ĉambron pli ol la plej hela lunbrilo. Bruego de luaŭtoj trumpetantaj per anaskrioj, bruego de riĉaj aŭtoj blekantaj kiel gigantaj ĉevaloj, sinsekve daŭras ĝis la kvina matene. Nuntempe, ĉiumatene je la kvina, ĝoja aŭtomobilulo alvokas amikojn aŭ amon, aŭ esprimas sian vivosenton per dekminuta klaksonado: “Ĥohohohohoho … Ĥoho … Ĥo.” — Post la kvina, rekomenciĝas aŭtobustrafiko. Seneduka infano rajtus diri je noktomezo: “Mi ne volas enlitiĝi! Nur komenciĝas vivado en Monmartr’!” En tiu bruego, lumego, mi ripozas, tro longe legadas, malkviete ekdormas, intencante ellitiĝi je la sesa matene …
- julio 1928. Parizano
[BILDO p.5 | 62,15,68,19] Kvinpinta stelo en rondo kun la literoj SAT.
9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germanio) 4.—10. aŭgusto 1929
1-a Komuniko
Kongreskomitato. Ĝi estas elektita en speciala kunsido de la Leipzigaj SAT-anoj kaj konsistas el jenaj K-doj: Bässler, Wendt (organizado); Kampfrad, Lerchner (financaj aferoj); Lämmerhirt, Richter (loĝeja, akcepta, koresponda aferoj).
Kongresaliĝoj. Per sama n-o de “S-ulo” ni dissendas aliĝilon. La dissendo jam nun okazas, por instigi plej multajn Gek-dojn aliĝi kaj laŭeble partopreni la kongreson. Detalojn legu sur la aliĝilo mem.
Kongreskotizo. Laŭkutime, ankaŭ por la 9-a Kongreso de SAT ni fiksis kongreskotizon en valoro de jara SAT-kotizo. Ni esperas, ke ĉiuj SAT-anoj almenaŭ aliĝas la kongreson, kvankam ili eble ne ĉiuj sukcesos trafi Leipzigon.
Kongresejo. Ĉiuj kunsidoj kaj aranĝoj (escepte la fakkunsido de sportuloj kaj gimnastuloj, kiu okazos en la Laborista Gimnast- kaj Sport-Lernejo) estos en la popoldomo de Leipzig. La unuan tagon (dimanĉo) okazos granda Internacia Amaskunveno sub protekto de LEA por la germanlingvaj regionoj. Programdetaloj sekvos.
SAT-Konferenco. Konsiderinte la spertojn faritajn en Göteborg, la SAT-Konferenco okazos en komenco de la kongreso, do la 5-an de aŭgusto. Ĉiuj interesatoj jam nun faru certajn proponojn tiurilate al la Direkcio de SAT.
Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27, Germanio.
Atentu kaj legu la sekvantajn komunikojn de la K. K.!
[BILDO p.5 | 37,78,53,90] Fabriko kun fumantaj kamentuboj kaj granda kvinpinta stelo kun la litero E.
[REKLAMO p.5] Pagante la tre ege malaltan abonmonon por la nuntempe sola esperantista mondrevuo literatura, scienc-teknika, eduka LA NOVA EPOKO vi certigas al vi ĉiumonate 32-paĝan kajeron kun valora, interesa legaĵo, kiu kontentigos vin. Unuopa kajero estas havebla kontraŭ pago de 0,35 mk. g. ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O 27 (Germanio). Petu katalogon!
— paĝo 6 —
62 — SENNACIULO
Komuniko de la Direkcio
La VIII-a Kongreso de SAT ne renovigis la mandaton de la nuna Sennacieca Konsilantaro. Sekve devas okazi baloto pri nova S. K. (Pri la dato ni decidos baldaŭ.)
La membroj, kiuj emas fariĝi ano de tiu ĉi organo, jam povas deklari sian kandidatecon al la Sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX.
Kompreneble la SAT-rondoj povas mem proponi kandidatojn; iel estas ja preferinde, ke la kandidatoj estu prezentataj de iu kolektivo. Sed en kelkaj sektoroj ne ekzistas SAT-rondoj, sekve la tieaj K-doj povas kandidati mem.
Rezultoj de la Ĝenerala Voĉdono
(1928)
La kontrolo de la voĉdoniloj okazis en la Administrejo en Leipzig la 6. nov. 1928. La nombradon plenumis K-doj Bauer (4660), Richter (125) kaj Lerchner (90). Voĉdonilojn resendis 1133 Gek-doj ĉe samdata membrostato de 6023 aktivaj membroj. La voĉoj disvidiĝas jene:
| Aprobis | Malaprobis | Senvaloraj | Sume | |
|---|---|---|---|---|
| Propono I. | 626 | 461 | 46 | 1133 |
| „ II. | 775 | 303 | 55 | 1133 |
| „ III. | 846 | 232 | 55 | 1133 |
| „ IV. | 1094 | 5 | 34 | 1133 |
Inter la senvaloraj estas entenataj ankaŭ tiuj voĉdoniloj, kiuj estas resenditaj, sed nenio signita.
Sekve la Sennacieca Konsilantaro de SAT nomiĝas de nun Ĝenerala Konsilantaro de SAT; la Ekzekutiva Komitato de SAT nomiĝas Plenumkomitato de SAT (PK) kaj la koncernaj artikoloj el nia Statuto tekstas jene: Art. 11 Ĝenerala Konsilantaro konsistas principe b) el samnombro da Vickonsilantoj, kies rolo estas, ĉiu en sia respektiva regiono, anstataŭ la Konsilanton, kiu ĉesas aŭ ne povas ofici. Laŭeble, la Konsilanto kaj la Vickonsilanto de ĉiu sektoro loĝu en sama urbo, almenaŭ en najbaraj urboj. Ĉiu Konsilanto kaj Vickonsilanto estas elektata de la tuta anaro. Art. 26: La Kongreso ekzamenas, aprobas aŭ malaprobas la moralan kaj financan raportojn oficialajn kaj, se eble, la jaran buĝeton prezentatajn de la Komitato je la nomo de la Konsilantaro. La raportoj laŭeble devas esti koncize aperigataj en la oficiala presorgano plejlaste je 30 tagoj antaŭ la Kongreso.
La Direkcio de SAT.
[REKLAMO p.6] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.
Persa lingvo kaj esperanto
Sekve de la letero de K-do Badiulla en n-o 210, kial perslingvanoj ne povas lerni esp-on, ni ricevis ĝis nun 6 respondojn, nome de K-doj Marin, S. K. Grenkamp (Parizo), 6727 (Portug.), K-dino Beiermann (Germ.), K-do 12 946, Palafrugell (Hisp.) kaj fine de s-ro Cart, Prezid. de l’ Akademio. Pro manko de loko ni ne tute povas publikigi ilin, kvankam ili parte estas tre interesaj. K-do Revo opinias, ke persoj ne nur studas esp-on, sed ankaŭ aliajn lingvojn, en kiuj ili renkontas similajn malhelpojn (vortkunmetojn kun la silaboj: kun kaj rid). Alilingvanoj samrajte povus postuli la forigon de iuj esp. vortoj kaj eĉ de vortoj trovitaj en nacilingvoj fremdaj por ili. Same S. K. Grenkamp diras, ke persoj devas lerni neniun lingvon, renkontante en ĉiuj eŭropaj lingvoj dekkelkon da vortoj, komenciĝantaj per kos kaj rid. Se iu serĉas malmoralaĵojn, li ĉie trovas, eĉ studante la propran gepatran lingvon. K-do 6727 ankaŭ konstatas similajn malhelpojn por aliaj lingvoj, sed proponas kiel solvon uzi ko anst. kun (kiel en “kooperi”) kaj riri anst. ridi (kiel en franca, port., hisp.). K-dino Beiermann venas al simila solvo kiel K-do 6727 kaj pensas, ke oni povus aldoni la novajn formojn proponitajn unuatempe inter krampoj, ĝis alkutimiĝo uzante ankoraŭ la malnovajn. K-do 12 946 citas kelkajn por hispanoj-katalunoj maldecajn vortojn en esp-o, sed opinias, ke oni neniam devas anstataŭigi ilin, kaj ke la mokemuloj pri tiaj vortoj estas nur malkleraj, tute ne instruitaj homoj. S-ro Cart atentigas, ke jam en pli fruaj tempoj la Lingva Komitato ricevis de alilingvanoj similajn plendojn, sed ke kompreneble ne estas eble pro tiaj plendoj aliigi nian vortaron. Ankaŭ nia redakcia opinio estas, ke krei lingvon, en kiu ĉiuj vortradikoj plaĉas al ĉiu, estas praktike neebla, kaj ke sekve de K-do Badiulla dezirata solvo por la problemo fakte ne ekzistas. N. B.
Grava! KOMUNISTOJ! Urĝa!
La komunistaj esp-istoj, ĉeestintaj la 8. SAT-kongreson, decidis reorganizi nian frakcion. Sekve ni petas ĉiujn komunistajn esp-istojn en tuta mondo — escepte en Sovetio, Germanio, Aŭstrio kaj Svedio (la Gek-doj en tiuj landoj observu siajn partiajn presorganojn) — ke ili senprokraste sendu adresojn al: Komunisto¹ — Esperanto, Czermaks Garten 4, II, Leipzig C 1 (Germanio). Laŭeble akiru de via partia organizo legitimacion pri via partianeco, kiun vi kun esp-a traduko kunsendu. Pli detalajn informojn vi ricevos post alsendo de via adreso kaj legitimacio. La graveco de nia programo postulas vian senprokrastan agon.
La komisiito de l’ kom. esp.-istoj en tuta mondo
¹ Gek-doj en blankaj landoj adresu eble: Esperanto-Fako, sed forlasu la vorton “komunisto”.
Korekto: En n-o 214, pĝ. 44, 2-a kol., 13-a linio de supre, legu: kreskis (anst.: puŝis).
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BRITIO. Derby. Antaŭ nelonge la Derby-a Lab. grupo fondis klubon ĉe l’ adr. “The Lord Nelson”, Curzon Str., Derby, k la klubanoj (inter kiuj 4 SAT-anoj) bonvenigas vizitantojn ĉiuĵaŭde de 19.30—21.30 h. — GERMANIO. La LEA-grupo Hamburg-Altona vigle propagandas, pro tio ĝi estas gratulinda. Ĉu oni povas diri la samon pri la fakto, ke ŝajne ĝi ne sufiĉe taksas la gazeton de LEA? Ĝi ja eldonas mem esp.-lingvan hektografitan bultenon aboneblan eĉ eksterlande: La Akvobordano. El tiu bulteno ni ekscias, ke funkcias 1 ĝenerala kurso, 2 kursoj por “infanamikoj” en Eilbeck, kurso en sindikato de nutraĵistoj k trinkaĵistoj, kurso por popolhejmjunularo en Eimsbüttel. En kunveno de neŭtrala esp. ligo en Delmenhorst oni bone disvendis “S-ulon” k “For la neŭtr.”. — SOVETIO. Minsk. En antaŭlasta kunveno de l’ minskaj esp-istoj estis SAT-informado. Estis ĉiuvoĉe elektataj kiel peranto K-do Snejko, kiel vicperanto K-do Kirjuŝin. — Novorossijsk. Aŭtuna laboro komenciĝis. Jam funkcias 7 rondetoj (precipe en kluboj), ankoraŭ kelkaj estas organizotaj ĉe kursoj de MOPR. Baldaŭ ne plu sufiĉas preparitaj dum somero novaj kursgvidantoj (5772). — Barnaul. Denove ekfunkciis de septembro 2 rondetoj po 20—25 pers. ĉe 1-a Sovetlernejo k fervojista klubo “Ruĝa Profintern.”. Novaj rondetoj fondiĝis. En lignaj-fabriko 15—19 pers., ledfabriko 25—30 pers. Ĉe laborgrupo de industria sindikato 38 pers. Infangrupo ĉe 1-a infandomo ĉe Profteknika lernejo 23 pers. Estas fondotaj baldaŭ ankoraŭ kelkaj rondetoj. Ĉiudimanĉe en klubo de klerik-laborantoj denove kunvenadas la esp. aktivularo, ke ĝi pasigis la tempon per legado, parolado k tradukado. Baldaŭ ekfunkcios kurso por preparado de esp.-instruistoj sub aŭspicio de kulturfako de profesi-sindikataro. Ankaŭ nov.-dec okazos la 2-a konf. de esp-istaro k esp.-gelernantaro. Dum la festo de SAT estis ricevitaj salut-let. el Bavario k Aŭstrio al la loka junkom-istaro, kiuj aperis en la loka jurn. “Ruje Altaj” k speciale eld. jurn. de l’ junkom.-komitato “Militinspekto” k krome aperis kelkaj artik. k leteroj per esp. k pri esp. Ankaŭ la Novosibirska “Centra org. de junkom.” “Juna laboristo” enpresis let. esp.-lingve kun trad. rusen. La Centra Sib. gazetaro tre favoras esp-on k peresp.-materialon k ofte aperas en jurn. Novo-sibirska “Ruĝarmeana Stelo” k “Juna laboristo” artik. k peresp. let. de mi senditaj k tradukitaj. Mi atendas abundan koresp.-proponadon al niaj rondetoj k kursoj el ĉiuj landoj. Ŝ Goldfeder “Esperanto” Barnaul (5448).
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Ni ricevis de la Centra Oficejo de UEA Publikan Deklaron de ĝia Enketa Komisiono, el kiu ni resumas jenon: “La Enketa Komisiono kunveninta en Ĝenevo, por esplori pri praveco de atakoj faritaj de kelkaj personoj kontraŭ la financa manipulo de UEA, konstatis, ke la administrado de l’ nomita asocio estas honesta kaj ke la cirkulero de s-o Delanoue entenas kalumniojn. Ĝi konstatis, ke neniu ago kontraŭstatuta okazis kaj ke la elektoj al la Komitato estis tute regule faritaj kaj kontrolitaj.”
Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:
Stockholm, konto n-o 4268, kaj Wien, konto n-o D.- 137 725
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 63
[BILDO p.7 | 6,6,34,13] Ornama kapdesegnaĵo: malfermita libro kaj skribplumo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Klari, romano de Myriam Catalany. El franca lingvo trad. Em. Robert. 10×15 cm. 136 pĝ. Prezo: afrk. 7 fr. fk. Eld. Espero Katolika, 55, rue de Vaugirard, Paris 6-e. — Juna “markizo” kaj lia patrino loĝas en granda kastelo kun aro da servistoj, okupataj pri ilia zorgado. Malgraŭ tia komforto la du moŝtoj ne estas feliĉaj. Ĉefa kaŭzo: la patrino ne vizitas la preĝejon! Kaj jen venas juna parencino orfa, kies religia fervoro kaj bonkoreco faras kvazaŭ miraklon: ŝi rekondukas en la kastelon la edzinon de la “markizo”, kiu forlasis lin pro la maljusta traktado al ŝi flanke de la bopatrino — kaj ŝi plie rekondukas ĉi tiun lastan al la preĝejo. Sekve la tuta kastelanaro retrovas la feliĉon. Ĉu tio ne estas mirinda pruvo pri la neceso de religio? Se mi sentus min atakata de duboj pri la praveco de la revolucia movado, sufiĉus por ilin forigi, ke mi legu tiajn religiecajn romanojn; same kiel mi ĉiam pli profundiĝas en la ateismon, legante religi-apologiajn verkojn. Se ĉiuj ateistoj estus friponoj kaj ĉiuj di-kreduloj — honestuloj, eble oni povus trovi objektivan bazon por pravigi la religion. Sed sufiĉas observi la vivon, por konstati, ke troviĝas kanajloj en ĉiuj medioj — kaj ankaŭ bonuloj … La lingvo de la verko estas ĝenerale bona; mi eĉ trovis kelkajn esprimojn tre trafe elpensitaj; la tradukinto uzas la formon “alio” kaj akuzativon ĉe “unu”. E. L.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Ruĝarmeana Stelo, Novosibirsk, 16. 5., let. el Jap., 5. 7., Sur la patriota tombejo; Juna laboristo, Novosibirsk, 20. 5., Tago de angla ministo, 22. 7., 2. 9., 17. 9., 23. 9., Siberio je posteno, Novosibirsk, 13. 5.; O povo, Lisboa, 29. 9., Inter la montoj de Kaŭkazo (205), — sen mencio de la fonto!
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Daily Herald, Lond., 2. 11., 3. 11.; Las Noticias, Barcelono, 21. 10., 28. 10.; Accion Social Obrera, Gerona, 27. 10.; D. Deutsche Eisenb., Berlin, 28. 10.; Signalen, Stokh., 18. 10., 1. 11., (rubr.); The Labour Woman, Lond., nov. (rubriko); Arbeiter-Stenogr. (sist. Arends), Lahr, n-o 5/6 (en esp.); The Derby Daily Telegraph, Derby, 24. 10., 31. 10.; Ruĝarmeana Stelo, Novosibirsk, 1. 5. (let., 20. 6., 22. 6., 19. 4., 27. 4., 29. 4., 7. 7., 1. 7., 25. 7., 20. 8., 19. 9., 30. 8.; Juna laboristo, Novosibirsk, 31. 5., 20. 5., 24. 5., 30. 6., 23. 6., 24. 8., 29. 8., 12. 9., 21. 9., 5. 9., 23. 9., 2. 9., 17. 9., 7. 10., 3. 10., 28. 8., 22. 7., 29. 9.; Siberio je posteno, Novosibirsk, 1. 9.; Militinspekto, Barnaul, 30. 8., 8. 9.; Ruĝa Altaj, Barnaul, 4. 9., 5. 9.; Juna Leninano, Novosibirsk, 11. 9. (La siber. gaz. estis priliverataj nur de K-do Goldfeder).
Peresper. materialon enpresis:
Travail, Lyon, 3. 11.
SAT-anoj
En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.
NIA POŜTO
3398. — La eraro estas viaflanka. Legu pri tio en la Protokolaro.
5432. — “Mia buĝeto” aperos, kiam estas ĝia vico (t. e. post du semajnoj). “Momentoj” aperis en n-o 197.
2715. — Ni ne havas. Atentu la fakanoncojn en “S-ulo”.
12 510. — Ni konfirmas la ricevon de materialo por “La Nova Epoko”. Ties literatura redaktanto decidos pri ĝia sorto.
12 753. — Estu singardema verkante poemojn kiel nova esperantisto. Por rimi oni bezonas profundan konon de la lingvo. Ni ne povas diri hodiaŭ al vi, ĉu ni uzos ion el viaj verketoj.
7528. — En la venonta n-o aperos via artik.
12 926. — Mi sendis vian let. pluen.
10 685. — Ni nek ricevis monon nek la tekston de via anonco.
LKK (Göteborg). — Per tio ni kvitancas la ricevon de 180,32 mk. g. el la kongresa kaso.
Nokkel til Esperanto. La unua esp. ŝlosilo en norvega lingvo. Prezo: 20 norv. oeroj. Havebla ĉe: Esp. eldonejo Agado, Poŝtkesto 407, aŭ Norvega Esp-ista Ligo, Bergsliensgate 11, Oslo (Norv.).
Barthélémy de Ligt, Contre la Guerre Nouvelle. Préface de Marianne Rauze. Eld. Librairie Marcel Rivière, Paris. 235 pĝ. Kontraŭmilita eldonaĵo franclingva.
K·O·R·E·S·P·O·N·D·A·D·O
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Jaroslav Pelcman, Skrnanská-str. 20, Plzen, dez. koresp. kĉl. L, PI.
FRANCIO
K-do M. Quemin ĉe Filliat, str. èlectricité, Meyzieu, Isère, dez. interŝ. PI, PM, gaz. kĉl.
GERMANIO
K-do Aŭgusto Sebastian, (ministo) Geilenkirchener Str. 505, Streiffeld, Kr. Aachen, dez. koresp. kun ĉl. Gek-doj. Nepre respondos.
K-do O. Brückner, Kantstr. 3, Planitz i. Sa., dez. koresp. kĉl. Nepre resp.
K-do Rudolf Naumann, Wartburgstr. 31/3, Dresden-A. 19, dez. koresp. kĉl. pri ĉ temoj.
K-do Felix Hentschel, Chemnitzer Str. 12, Dresden A. 24, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
K-do Martin Weiss, Silberbach, Post Hohenberg a. d. Eger, Bavario, dez. koresp. kĉl. L, PI.
Adresŝanĝo. — Gottlieb Surek, Wallstr. 59/2, Berlin, S 14 (stratŝanĝo). — (0,50
— 20 Gek-doj de nova, vigla esp. grupo dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: “Esperanto-grupo”, Restoracio “Eiche”, Brandis ap. Beucha i. Sa.
K-do Max Wetzel, Theaterstr. 23, Glauchau i. Sa., dez. fruktedonan koresp-adon kun jurnalistoj k spertaj esp-istoj el ĉl.
HUNGARIO
— Kelkaj Gek-doj dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. Resp. garantiata. Adr.: Francisko Csutak, Prátevu-u. 74, Budapest.
NEDERLANDO
Adresŝanĝo. — K-do Jac. Braŭckmann, Emmaplein, 6 Huis, s’Hertogenbosch, (antaŭe Amsterdam). — La sama serĉas gekoresp-antojn en la tuta mondo pri arto, tekniko, rilatoj inter gejunuloj, L, PI, interŝ. esp. gaz. Nur seriozuloj ric. resp.
[REKLAMO p.7] GRAVEGE Sovetia gestudentaro ĉe Moskva Teknikumo de Ligilo (telegrafo, telefono kaj radio) volas kolektive korespondi kun diversaj grupoj, organizoj, rondetoj, kolektivoj de tuta mondo pri diversaj demandoj: politiko, ekonomio, labor-vivo, tekniko, radio, aŭtomobilo, telegrafo, telefono, IRH-demandoj, sporto k. a. Interligo kun komunistaj organizoj (ĉeloj, rondetoj) estas precipe dezirinda. Respondo sendube garantiata. Skribu laŭ adr.: K-do S. Bajanov, Gorohovskaja, 16, MOSKVO, 66, USSR.
SOVETIO
K-do Johano Isaenko, Urala Politika Instituto, Sverdlovsk, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
— Esperanto-rondeto (54 gelern. k gvid.) ĉe la 7-a lernejo dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata. Adr.: P. O. Redkino, Leningr. okr. Redkonskaja Ŝ. K. M. al G. Isajev.
K-do Agr. A. Romanjuk, Andruszowka Berdiozewskij okr., Ukrainio, interŝ. PM, L, PK, PI, kĉl.
K-do B. F. Petrov (kasisto), Tambovsk. str. 23, Kozlov, Tamb. dez. koresp. pri ĉ. temoj (seriozaj), L, PK, PI, esp-aĵoj. Nepre tuj resp.
K-do V. Kulikov, Nov-Bazarnaja, 6, per. 4, Kamenskoje, Dnepr. okr. dez. koresp. pri ĉ. temoj, precipe pri sporto, interŝ. jurn. gaz. fotojn.
K-do V. Trigalev, Tevralskas, 23, kv. 9, Jaroslavl, dez. koresp. kun gejunuloj el ĉl.
K-do Boriso Timinskij, Arcibuŝevskaja, 51, kv. 7, Samara, dez. koresp. kun lab-istoj, bibliotekistoj, korpkulturistoj k a pri ĉ. temoj kĉl.
— Esperanto-rondetanoj (plenaĝuloj) dez. koresp. kun komencantoj-plenaĝuloj kĉl., L, PK, PI. Adr.: K-do F. Podkapojev, Tamojnja, Pskov.
K-do At. Rames, Kostpolnij dvor, kv. Pejisa, 10, Kamenskoje, Dnepr. okr., dez. koresp. kun grandurbanoj (ĉefaj distriktoj) pri div. temoj. Tuj resp.
— Esp.-rondeto ĉe Fervojista Teknikumo dez. koresp. kun studentoj el ĉl. pri tekniko, vivkondiĉoj k lab. vivo. Adr.: “Krujok Esperanto, Sennaja ul. 90; Polit P. S., Rostov/Don.
Adresŝanĝo. — K-do N. Korolev, Pervomajskaja, 18, kv. 1, Samara (antaŭe en Kiev).
SVEDIO
K-do Evald Johansson, Platsen, 20, Bjuv, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
— paĝo 8 —
64 — SENNACIULO
[REKLAMO p.8] Premio-Konkurso de Esperanto-Korespondado
Por diskonigi nian ilustritan monatgazeton “Esperanto-Korespondado” inter la esperantistaro, kaj por ebligi al esperantanoj verkantaj la ekspluatadon de siaj kapabloj, ni decidiĝis, aranĝi la jenan premio-konkurson:
- Premiotaj estas originalaj aŭ tradukaj artikoloj esperantlingvaj, pri ia temo, ne pli longaj ol 2000 vortojn.
- Disdonotaj estas 50 premioj: (sv. frk.)
- PREMIO: 1 unuakvalita skribmaŝino kun germana, esperanta kaj aliaj skriboj 187,50
- PREMIO: 1 ole-pentraĵo, itala pejzaĝo 57,50
- PREMIO: en mono 50,—
- PREMIO: en mono 25,—
- 5.—20. PREMIO: en mono po 5,—, 80,—
- 21.—30. PREMIOJ: 1 abono je Esperanto-Korespondado al premiita adreso 50,—
- 31.—50. PREMIOJ: 1 esperanta libro laŭ elekto po 2,50, 50,—
- sv. frk. 500,—
- Pri la disdono decidas la redakcio de Esperanto-Korespondado, ĉia jurista procedo estas ne permesata.
- La laboraĵoj estas sendotaj al la redaktejo de Esperanto-Korespondado, kun surskribo “Konkurso”. Lasta dato estas la 31-a de decembro 1928. La premiitoj estos informataj en februara n-ro 1929 de Esperanto-Korespondado.
- La ricevitaj manuskriptoj fariĝos posedaĵo de la redakcio.
- Partopreni rajtas ĉiu abonanto de “Esperanto-Korespondado” per 1 laboraĵo. Jarabono = 1 usona dolaro aŭ egalvaloro.)
Oni transpagas al la germana poŝtĉeka konto Breslau 10 013 sur la nomon Hellmut Schmidt, Breslau 18, Ahornallee 6. Ĉiu abonanto povas enpresigi en la gazeton senkostan anonceton ĝis 30 vortoj.
Esperanto-Korespondado Breslau 18, Ahornallee 6, Germ.
POŜT-, TELEGRAF-, TELEFONISTOJ DE ĈIUJ LANDOJ!
Rac. bjuro de Tomska PTT-kontoro deziras serioze interkoresp. esperante pri demandoj de niaj PTT-aferoj k interŝanĝi spertojn pri niaj plibonigaj eksperimentoj en PTT-laboro.
Skribu laŭ adreso: USSR, Tomsk, Siberio, PT-k. al “jaĉejkje Nost” Respondo garantiata.
AVERTO! Estas memkompreneble, ke ni ne respondecas pri la fidindeco de anoncoj publikigataj!
[REKLAMO p.8] Fine! La “Universala Esperantistigilo” estas tute finita!
Laŭ la opinio de la esperanta gazetaro la verko estas — “geniaĵo”, “juvelo pedagogia”, “majstroverko”, “pedagogia mirindaĵo”, ktp.
S-ro Herbert M. Scott, redaktoro de “Amerika Esperantisto” kaj ano de la Lingva Komitato, diras — “Ĝi estas la ‘rekta’ metodo ‘par excellence’ ellaborita ĝis-ekstreme.”
La kompleta kurso konsistas el dek libroj (lecionoj), pli ol 300 paĝoj kaj vortoprovizo de ĉ. 1,500 pretaj vortoj, el kiuj, kompreneble, per aplikado de la vortfaraj principoj de la lingvo, miloj da pluaj vortoj estas formeblaj.
Ĝi enhavas 2,300 originalajn bildojn, kiuj klarigas ĉiun el la 1,500 vortoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepoziciojn, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn, ktp.
Jen do estas valora donaco por kristnasko kaj por ĉiu alia tago de la jaro.
La unua leciono enhavas klarigojn en diversaj lingvoj. La jenaj nun estas haveblaj — — Angla, Araba, Belga, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Estona, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Kataluna, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa (aliaj lingvoj estas preparataj).
Menciu la deziratan lingvon ĉe via mendo, kaj ne forgesu skribi vian adreson per presliteroj, ĉar tempo tute mankas al ni por deĉifri hieroglifojn.
La prezo de ĉiu leciono aŭ libro estas 0.15 usona dolaro, aŭ $ 1.50 por la tuta kurso el dek libroj. Ni pagas la afrankon.
Ni sendos al ĉiu esperantisto tute senpage nian nove konstruitan “korelativilon”. Nur turnu la diskon- ZIP … kaj la vorto klariĝas al ĉiu naciano, tute egale ĉu oni estas Franco, Turko aŭ Eskimo.
Benson School of Esperanto, Inc. 518 Broad St., Newark, N. J., USA.
[REKLAMO p.8] RADIO AMATOROJ Radio-Buro de Ĥarkova Distrikta Soveto de Profsindikatoj organizas korespondadon por radio-amatoroj. ĤARKOVA RADIO-AMATORO ATENDAS VIAJN LETEROJN! Adr.: USSR, Ĥarkov, Dvorec Truda, kv. 63, Radio-Buro.
[REKLAMO p.8] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO N-o 7 La Vojo al Scienco de Estonto de Akadem. Fersman. Kun speciala antaŭparolo de l’ aŭtoro por la esperanta eldono. — Tre interesa popularscienca verketo, tute aktuala, montranta larĝajn perspektivojn en la estonton. — Ĝin ĉiu K-do legos kun granda ĝojo. Prezo: 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
Mi estas juna kontoristo ĉe germana firmo en Oslo kaj havas tre malaltan salajron. Por ricevi pli altan salajron mi devas lerni la germanan lingvon perfekte, sed mi ne havas monon por restado en Germanio. Kiu povas havigi al mi restadon dum tri monatoj? Modestaj postuloj. Mi povos partopagi nur post la restado. Mi volonte helpos per germana maŝinskribado k. s.
Skribu al “Esperantisto”, Agado, poŝtkesto 407, Oslo, Norvegio.
Pianisto kaj kulturlaboristo K-do K. Pavlov dez. koresp. pri muziko, kultura laboro k vivmaniero. Resp. garantiata. Adr.: Sovetio, Rostov/Don, Puŝkinskaja 68.
[REKLAMO p.8] GEK-DOJ ĈIULANDAJ, ATENTU! Por aranĝi ekspozicion vi estas petataj sendi PI bfl., let., gaz., div. esp-aĵojn ktp. Ĉiu ricevos respondon. Adresu al: K-do Fritz Elbrecht, Gr. Röhrsdorf i. Sa. (Germanio.)
[REKLAMO p.8] Libro reviziita de Lingvo-Komitatanoj Supera Kurso de Esperanto de D-ro Leop. Dreher, L. K. lernolibro por progresintoj, nur en esperanto, uzata ĉiulande de perfektigaj kursoj kaj memlernantoj. La tuta lernolibro-legaĵoj, klarigoj, gramatiko, taskoj ktp. estas faritaj en pura, facile komprenebla lingvo. Fonto de instruo pri fonetiko, sintakso, rimarto, stilo. Prezo: 1 sv. fk. Mendu pere de SAT-Administrejo (krom Sovetianoj!) aŭ rekte ĉe D-ro Leopold Dreher, Krakow, Starowislna 37, Poll.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Kapitalismo super Afriko | 57—58 |
| Kiel oni al lernantoj enplantas la naciisman religion | 58 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio | 58 |
| La senlaborula klubo en Barnsli | 58—59 |
| Faktoj sen komentoj | 59 |
| El la sendependa Ĉeĥoslovakio | 59 |
| El la historio de l’ Socialismo | 60 |
| Tago el mia vivo | 60—61 |
| Tra Esperantio | 61—63 |
| Korespondado, Anoncoj | 63—64 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 217, 29-a de novembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 217 — APERAS SEMAJNE — 29. Novembro 1928
[BILDO p.1 | 40,3,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
SUR VOJO AL KVARA MILO
Mirige! Nekredeble! — Satane!…
Okazis ja en Esperantio eksterordinaraĵo: esperanta gazeto aperas nun de kelka tempo sen ia deficito, sen ia monsubteno, per la simpla rimedo de abonoj.
Ĝi eĉ havas profiton!…
— Kiu estas tiu gazeto?
— Nu, ĉu povus esti alia ol Sennaciulo? Nur SAT-anoj kapablas fari tian miraklon… En neŭtralaj gazetoj oni ja legas nur alvokojn por subteno, ĝemkriojn pri nesufiĉa kvanto da abonantoj ktp….
Do, nia “financministro“ antaŭ nelonge sciigis al ni tiun ĝojigan fakton. Li ne antaŭvidis la konsekvencon de tiu lia sciigo; li ne supozis, ke ĝi estus motivo niaflanke por entrepreni viglan atakon kontraŭ lian kason.
— Sennaciulo ne devas ŝparegi, avari! ni tuj deklaris al nia Administranto.
Kaj komenciĝis la perletera batalo.
— Dum sufiĉe longa tempo Sennaciulo havis deficiton, kiun kompensis la vendo de libroj; nun ĝi devas repagi siajn ŝuldojn.
— Ne! milfoje ne! Nia gazeto estas la animo, la motoro de la tuta SAT-aparato; sekve vi ne tro ŝparu al ĝi la nutraĵon. Se bone disvendiĝas niaj libroj, estas grandparte dank’ al reklamo en Sennaciulo; se niaj membroj estas fervoraj kaj sentas sin forte ligitaj al la Asocio, estas grandparte dank’ al la gazeto… Ne estu tiom avara kaj konsentu, ke Sennaciulo aperu almenaŭ dufoje monate en amplekso de 12 paĝoj; permesu, ke ni enmetu pli da bildoj, pli da teksto el malgrandaj litertipoj…
La batalo daŭris vigle dum kelkaj semajnoj. Fine okazis paco per ia kompromiso: nia “financministro“ konsentis, ke ni havu 12 paĝojn unu fojon monate¹.
Ĉu tia aranĝo kontentigas nin? Tute ne. Ni ricevas sufiĉe da materialo por plenigi ĉiusemajne 12 paĝojn. Al tio ni devas celi per ĉiuj niaj fortoj. La afero estas ebla. La sukceso dependas de la SAT-anoj mem: ili disfamigu sian semajnan organon; ili varbu novajn abonantojn, kaj kiam ni estos atingintaj la kvaran milon, ili povos rekompence ricevi ĉiusemajne dekdu-paĝan, bele ilustritan gazeton.
Oni ne povas tro insisti pri la graveco de gazeto por la sukceso de ia ajn socia movado. Tion tre bone scias la kapitalistoj, kiuj elspezas miliardojn por aĉeti ĵurnalojn. Kiu tenas la gazetaron, tiu posedas la potencon.
Ĉiu peno por plibonigi kaj plidisvastigi Sennaciulo-n estas unu el la plej trafaj rimedoj por plifortigi la laboristan esperantan movadon. Kiu ne abonas la semajnan SAT-organon, kiu ne legas ĝin atente, tiu ne estas konscia esperantisto-klasbatalanto. Ĉiu prezentu al si, ke se la 7000 SAT-anoj abonus Sennaciulo-n, ni ne nur povus aperigi ĝin kun dekdu paĝoj ĉiusemajne, sed ni plie povus eĉ malaltigi la prezon.
Ni faras niaflanke ĉion eblan por ke la gazeto kontentigu la kiel eble plej grandan nombron da legantoj. Sinceruloj konsentas, ke ĝi fariĝis vere lojala rilate al la tendencoj, kiuj interpuŝiĝas en la laborista movado. Neŝanceliĝeble ni daŭrigos marŝi laŭ tiu vojo. Ni malebligos ĉian ajn sektismon kaj zorgos, ke ĉiuj tendenculoj havu liberan voĉon en deca maniero.
Ĉe la ricevo de ĉi tiu n-o, ni petegas al la K-doj, ke ili entreprenu intensan varbagitadon por sia gazeto. Oni diskutu pri la afero en ĉiu Laborista grupo, en ĉiu SAT-rondo; oni elpensu plej trafajn rimedojn por varbi novajn abonantojn; oni iru en neŭtralajn rondojn kaj tie vendu la gazeton; oni komuniku al la Administrejo adresojn de personoj, kiuj emas aboni, por ke oni sendu al ili provekzemplerojn…
Kamaradoj! Ĉiu sukceso de Sennaciulo estas via sukceso; vi ĉiuj fariĝu diligentaj varbantoj al via gazeto.
Niaj K-doj en Leipzig jam vigle laboras por organizi la IX-an Kongreson; ni povas konjekti, ke en tiu urbo el la centro de Eŭropo, la SAT-Kongreso venontjara estos la plej brila, plej multe vizitata el ĉiuj ĝisnunaj. Ĉu ne estus honto, se ĉe tiu okazo la “animo“, la “motoro“ de SAT ne estus ankoraŭ atinginta sian kvaran milon da abonantoj?
Jes, estus honto, kaj la SAT-anaro ne toleros tion. Ni ne havu ripozon ĝis la momento, kiam nia “financministro“ permesos al ni ĉiusemajne plenigi 12 paĝojn da interesa, varia legaĵo.
SAT-anoj! Varbu unue; kunlaboru poste kaj ripozu nur kiam vi estos atingintaj la celon:
Kvar mil abonantojn antaŭ la Leipziga Kongreso.
Sennaciulo.
¹ Kompreneble tiu aranĝo ŝanĝos nenion rilate al “La Lernanto“, kiu daŭre estos liverata senpage al la abonantoj.
— paĝo 2 —
66 SENNACIULO
LA HOMAJ RAJTOJ
Ili estas heredaĵo de la franca Revolucio kaj ankaŭ de la klopodo de kelkaj generacioj, kiuj bataladis por leĝigi ilin.
Bedaŭrinde ŝajnas, ke post la granda milito la mondo malantaŭeniras. Post sennombraj penoj la popoloj sukcesis sin liberigi de la absolutista jugo. La malnovaj institucioj, kiuj koncentrigis ĉiujn povojn je unu sola homo, elirinta el privilegiita ventro, perdis sian ekzistrajton.
Kiam, dum 1917/18, ruiniĝis unu post la alia, la tri grandaj dinastioj, tiuj de Romanov, Habsburg kaj Hohencollern, ĉiu estis konvinkita, ke la epoko de vera demokratio komenciĝis.
Kia iluzio!…
Post la falo de tiuj dinastioj ni ĉeestas la plej fortan antaŭenpuŝon de la reakcio. Ne nur timigis la konservativulojn la ideo pri universala respubliko, sed ankaŭ ili tremis antaŭ la konsekvencoj el tia stato; pli klare: antaŭ la ŝanĝiĝo, kiu sendube estus okazonta en socio, el kiu oni formalaperigus la riĉulajn privilegiojn.
Heredintoj de tiuj, kiuj fondis la “Sanktan Kunligon“ antaŭ pli ol jarcento, ĉar ĝi taŭgus kiel lambastono por reĝeco, kiu ekruiniĝis, — la hodiaŭaj defendantoj de l’ kapitalismo pretiĝis por reataki. Bulgario, Hungario, Italio, Polio…
En ĉiuj landoj, kie la popolo estas konsiderata kiel nenio (por moki frazon konatan) oni povas diri, ke la libereco estas “eksterleĝa“. Vivoj de bonfamaj homoj estas buĉataj. Da politikaj partioj estas permesataj nur tiuj, kiuj estas favoraj al la registaro. La gazetaro portas buŝumon. Unuvorte: la XX-a jarcento vidas revenon al Meza epoko, al barbareco.
Sed tio, kio pli alarmas, estas la konstato, ke tiuj reĝimoj de perforto kaj limigo estigis nur malfortajn konfuzojn kaj protestojn. Pli frue oni vidis internacian opinion kontraŭ la turkaj kruelegoj. Hodiaŭ, sub la preteksto, ke oni ne devas sin miksi en la interna politiko de alia lando, ĉiuj silentas. Pli ol alio, estis ĉi tiu apatio, kiu helpis la triumfon de la tendencoj kontraŭaj al la libereco.
En Francio, ĝis nun, la libereco de opinio estis ĉies heredo. Laste la “Ligo de l’ Homaj Rajtoj“ protestis kontraŭ diversaj kontraŭuloj de la libereca reĝimo. En la sama respubliko oni malpermesis la manifestaciojn okazintajn en Sen-Deni kaj en Ivri.
Oni kontraŭargumentis, ke temas pri komunistoj. Ĉu komunistoj aŭ ne, — ili estas civitanoj kiel la aliaj, ili posedas tute same siajn civitanajn rajtojn: ĉiuj pagas la impostojn kaj militservas kiel la ceteraj.
Nur per tiu perforto de la civitanaj rajtoj ĉiuj estas minacataj. Post la komunistoj sekvos la aliaj ne-komunistaj civitanoj.
Jaume Gascon. El kataluna gaz. “L’ Opinio“ trad. J. Grau (12 028).
HODIAŬ EN BULGARIO
VI
Alvoko por amnestio de la junularo
K-doj junuloj, en fabrikoj, kampoj kaj lernejoj! Estas jam kvar jaroj, ke la reganta koalicio, semas teroron en tiu ĉi lando. La plejmulto da fimortigitoj dum junia, septembra kaj aprila okazintaĵoj kaj poste, estis la junularo. Granda estas la elcento da junuloj ĵetitaj kaj putrantaj ankoraŭ en la diversaj malliberejoj kaj malsekaj karceroj. Ne eta estas ankaŭ la aro, kiu baraktas en ekzilo alilande.
Post civila milito, la reganta burĝaro aldonis al sia kontraŭpopola agado la teroran monstron ZZD (sekreta politika polico) kaj daŭras per ĝi ekzisti. En dentojn de ZZD senĉese estas ĵetataj novaj viktimoj, ĉiam junaj laboristoj, kamparanoj kaj lernantoj.
Senhalte la popolo krias “For la teroristan reĝimon kun ZZD, amnestion plenan, senkondiĉan!“ Tiun alvokon subtenu la internacia Laboristaro, la junularo kaj la demokrate pensanta mondo de Eŭropo. Tio estas krianta bezono por nia laboranta popolo kaj ĝia junularo. Tio estas ankaŭ nepra neceso por la tuta ekonomia, politika kaj socia vivo de Bulgario, por ĝia normaliĝo, por ebleco regule labori kaj batali kontraŭ premanta malplimulto da kapitalistoj, bankistoj kaj ilia frataro, kiuj respondecas pri ruiniĝo de la popola mastrumado, pri amasa senlaboreco kaj subpremo. Tien estas nun puŝita tiu ĉi lando. —
La registaro respondis al alvoko por forigo de ZZD kaj por plena amnestio per nova persekuto, per novaj arestoj, novaj procesoj, “senpostsignaj malaperoj“ en Loveŝko kaj Trojansko, kaj per translokigo de malliberuloj el unu malliberejo al alia.
Vaguloj.
La mizerega industri-distrikto Valdenburg en Malsupra Silezio kaj ties suferanta laboristaro
Kiam oni vagonare veturas la direkton Berlin-Gerlic-Hirŝberg (germ.: Görlitz-Hirschberg), preterpasante Gigantan Montaron (germ.: Riesengebirge), al Glatz, oni ekvidas okulfrapajn digojn, grandajn ŝton- kaj cindroamasojn. Reveturante la direkton al Breslaŭ, la travojaĝanto povas rigardi, ĉefe dum nokta veturado, belegan spektaklon. Nokto preskaŭ fariĝis tago. Ardruĝeco etendiĝas sur la nokta ĉielo. Tion kaŭzas miloj da lumoj, lampoj k multaj koaksfornegoj, el kiuj la ardanta koakssubstanco estas elpuŝata. Ni troviĝas en la Valdenburga ŝtonkarb-distrikto, kiu konsistas malgrandparte el distriktoj Landeshut kaj Nojrode (germ.: Neurode). La Valdenburga montaro interligas la montojn de Glatz kun la ĉiam neĝkovrita Gigantmontaro, kiu sin etendas laŭlonge de la ĉeĥoslovaka limo. La distrikto Valdenburg areas sume 377 kv. km. kun 180 000 loĝantoj. Se oni deprenas la grandajn bienojn apartenantajn al la Valdenburga industridistrikto, oni kalkulis eĉ po kvadrata kilometro 685 homojn. Tiel ĝi estas la plej densloĝata (krom N. Barnim, distr. Berlin) en germana oriento kaj staras je 10-a vico en la tuta regno. La distrikto mem konsistas el la eksterdistrikta urbo Valdenburg (44 111 loĝ.), el urbo Gottesberg (10 758 loĝ.) kaj urbo Fridland (germ.: Friedland) 4613 loĝ. Vilaĝkomunumoj estas 62 kaj 28 bienoj. Inter tiuj komunumoj troviĝas grandaj industrilokoj, kiel Vajsŝtejn (germ.: Weisstein — 11 100 lĝ.), N. Hermsdorf (11 700 lĝ.), Dittersbach (15 000 lĝ.) k. a.
[BILDO p.2 | 49,51,81,68] Foto de Valdenburg: domoj sur deklivo, malantaŭe fabrikaj kamentuboj kaj fumo. Subskribo: Valdenburg.
Rigardante la loĝantaron de politika vidpunkto, oni konstatas plimulton da socialdemokratoj. La distrikta komitato konsistas el 3 socialdemokratoj, 2 burĝoj kaj 1 komunisto. Ekonomia kulturado de la terkrusto estas en nia regiono ekstreme malfacila; 10% de l’ tuta bezonaĵo ĉi tie nur prosperas kaj estas rikolteblaj. La distrikto unuigas multajn industriojn, ekz. ŝtonkarbminejojn, teksaĵ-, porcelan-, maŝin-, vitro-, paper- kaj aliajn fabrikojn. La ĉefa industrio estas karbekspluatado. Ĝia situacio estas la malplejbona. La provizon de karbo oni taksas je ĉ. 6 milionoj da milkilogramoj. La karbtavoloj varias inter
— paĝo 3 —
SENNACIULO 67
30 cm. ĝis 2 metroj da dikeco, kaj ili plejparte situas oblikve je 20 ĝis 30 gradoj. Porfiro ofte influas je karbacideksplodoj, karakterizaj por nia regiono, dum tiu sama acido kelkloke, ekz. en banlokoj Salzbrunn, Ŝarlotenbrun (germane: Charlottenbrunn), estas saniga. Ankaŭ malfavora geologia situo kaŭzas pli da polvo ol peca karbo. La minejan ekspluatadon oni prikalkulis je 50% pli multekosta, ol tiu en Supra Silezio. Rivertransportebleco ne ekzistas, kaj krom tio eksiĝis unu el la plej gravaj landoj kiel debitregiono, nome Ĉeĥoslovakio, ĉar ĝi nun fariĝis sufiĉe karbproviza. Cititaj cirkonstancoj k. s., kiel plio da impost- k porsociaj pagoj, difinas la mizeran salajron de la ĉi-regiona laboristaro. Precipe tro malmultan perlaboran akiron havas nia ministaro. Sume ekzistas en Malsupra Silezio 30 600 k en distrikto Valdenburg 22 000 ministoj. Jena statistiko montras la malaltajn salajrojn de l’ ministoj: Hakisto ricevas potage 6 mk. g., trenisto 4,80 mk., riparhakisto 5,55 mk., aliaj minlaboristoj 4,55 mk. La meza pago estas 5,55 mk. En tiu salajro estas entenataj ĉiuj krompagoj por superhoroj, pormastrumada kaj porinfana subvencioj. La socia depreno, inkluzive asekurkotizoj, sumiĝas potage je 0,75 mk., tiel ke nur monatsalajro de 120 mk. estas atingebla. Kun tiom malmulte da enspezoj al laboristo preskaŭ nenio restas por elspezi por kulturaferoj. Pro la neimagebla loĝejdenseco regas malalta laborpovo, disvastiĝas ftizo kaj frutempa invalideco. Jen mallonga statistiko pri la vivkondiĉoj en nia regiono (mi notas nur la ĉefajn nutraĵojn):
[BILDO p.3 | 17,25,35,56] Foto de malgranda, maldika infano en antaŭtuko, staranta apud muro kaj rigardanta supren. Subskribo: Valdenburga laborist-infano atrofia.
| Pano, sekala | po kg. | 0,45 | mk. g. |
| Pano, tritika | „ „ | 0,83 | „ „ |
| Faruno, enlanda | „ „ | 0,56 | „ „ |
| Terpomoj | „ „ | 0,16 | „ „ |
| Viando, bova | „ „ | 2,00 | „ „ |
| Viando, porka | „ „ | 1,70 | „ „ |
| Kolbaso, ordinara | „ „ | 2,40 | „ „ |
| Butero | „ „ | 4,20 | „ „ |
| Margarino | „ „ | 1,50 | „ „ |
| Graso, porka | „ „ | 2,40 | „ „ |
| Sukero | „ „ | 0,80 | „ „ |
| Kafo | „ „ | 7,20 | „ „ |
| 1 ovo | „ „ | 0,10 | „ „ |
| Lakto (litro) | „ „ | 0,25 | „ „ |
Tiuj ciferoj estas cititaj laŭ statistiko de majo 1927, kaj rilate al ĝi la prezoj nuntempaj iom altiĝis. Proporcie ĉiuj vivrimedoj hodiaŭ estas je 60% pli multekostaj ol antaŭmilite.
Nia industrio similas al febromalsanulo. Jen supreniranta, jen falanta, precipe dum kriza tempo. Iafoje troaj ofertoj de angla kaj alilanda karbo, ĝis preskaŭa ruinigo de niaregiona karbindustrio; dume la komercado en porcelanaj kaj spegulvitraj fabrikoj bonfunkcias. (Finota.)
Aug. Kleiner (5135), ministo en Gottesberg.
LEONARD NELSON
Antaŭ unu jaro mortis en Göttingen (Germanio) Leonhard Nelson, samtempe filozofo kaj klasbatalanto. Tiam gazetoj kaj ĵurnaloj publikigis multajn tre diversjuĝajn artikolojn pri li. Pro kio tia diverseco? Ĉar, kontraŭ ĝenerala kutimo de filozofoj, Leonard Nelson ne restadis ĉe teorioj, sed kun nepra logiko aplikis teoriojn al la praktiko. Tion ne povas toleri burĝaro kaj — bedaŭrinde ankaŭ parto de l’ maldekstrularo.
Kial valoras por ni, sennaciuloj kaj proletoj, konatiĝi kun la karaktero kaj ellaboraĵo de Leonard Nelson? Ĝuste ĉar ni trovas en tiu K-do maloftan ekzemplon de scienco utiligita por liberigo de l’ Proletaro. Nelson posedis samtempe eksterordinare klaran penskapablon kaj eksterordinare fortan volon. Tio kondukis lin, kiu laŭ emo inklinis al scienca laboro, eliri el tiu kampo, por batali kune kun la Laboristaro. Ne, ĉar li mem suferis malsaton aŭ malvarmon, li iĝis klasbatalanto, sed ĉar, filozofe pripensinte, li ekkonis tiun veron: egaleco, justeco devas regi super la homoj.
Al homo kiel Leonard Nelson ne sufiĉis ekkoni veron kaj disvastigi ĝin per libroj kaj paroladoj. Necesis agi, batali kune kun la ekspluatatoj, por ke teoria vero iĝu realeco. Kaj eĉ ne sufiĉis batali, sed necesis unue, ke propra vivo akordiĝu kun trovitaj principoj. Laŭprincipe Nelson manĝis do vegetare, loĝis en subtegmenta loĝejo, vivis tute simple, rezignante pri aĉeto de libroj aŭ pri ia superfluaĵo; ĉiu penso, ĉiu forto, ĉiu mono devis servi al la celo: forigo de ĉia ekspluato.
Li sentis, ke li posedis unu avantaĝon plian, ol ĝenerale ni havas, Gek-doj, nome akran penskapablon. Li opiniis, ke estas lia devo, helpi al la Proletaro per tiu ĉi rimedo. Por fari revolucion — pri neceso de revolucio pensa kaj socia Nelson ne dubis — ne sufiĉas malklare senti, ke devos okazi ia ŝanĝiĝo, sed necesas klare vidi antaŭ si la celon; scii, kial tiu celo devas esti atingata; kapabli prudente elekti la rimedojn, kiuj kondukas al ĝi. Kutiminte je scienca, logika pensado, Nelson klopodis (precipe en la politika organizo nomata “Internacio de Socialista Kunbatalo“) per komuna laboro kun Gek-doj, pensigi kaj observigi ilin.
Lia metodo de pensigado
Tion li faris per uzo de Sokrata metodo, kiu konsistas ĉefe el lertaj demandoj, kiuj instigas la demandaton trovi per si mem respondon al pritraktata problemo. Neniam li diktis propran opinion, ĉiam li postulis, ke siaj kunlaborantoj trovu mem la serĉaton, kelpante nur per ia demando, precizigante la diriton — kiu, en nepreciza formo, aspektis ĝusta, sed precizigite, evidentiĝis kiel sensencaĵo. Akrege laborigante la cerbojn de la Gek-doj, Nelson helpis al ili akiri pensan sendependon, liberigon de antaŭjuĝoj kaj dogmoj. Dum tia laboro montriĝis ĉe li senlaca pacienco; li ne timis rekomenci ĉiam ree per plej simplaj ekzemploj, logike paŝante de unu ĉenero al la alia, por ke la ĉeno estu senmanka, tial fortika.
Kiam rezulto estis atingita, tiam tute ŝanĝiĝis lia sinteno. Tiam ne plu superregis pacienco, sed postulo: ke la K-doj efektivigu tion, kion ili opiniis ĝusta kaj ekkonis kiel devon. Rilate al ĉia devo ne ekzistis por Nelson hezito, prokrasto, timo. Senindulga li estis al ĉiu K-do, kiu, konante sian devon, ne plenumis ĝin.
Ekz., se dum diskuto la ĉeestantoj asertis, ke bestoj havas rajtojn same kiel homoj, ke bredi brutojn por ilin poste mortigi, estas ekspluato, simila al laborist-ekspluato flanke de kapitalistoj — tiam Nelson estis tute senindulga al K-doj, kiuj, pro oportuno aŭ por eviti malagrablan interparoladon hejme, daŭrigis manĝi viandon. — Diskutante oni ekkonis, ke eklezioj per siaj dogmoj malhelpas klaran pensadon kaj kondukas al spirita malhonesteco, ĉar ili ne toleras proprajn juĝojn kaj postulas, ke oni kredu, kion ili diktas. Sekve, kiu inter la K-doj ne eksiĝis el eklezio, tiu ne povis esperi trovi ian indulgon ĉe Nelson. Li rifuzis plue labori kun li. Lia nepra akurateco, rilate al lia propra devo, rajtigis Nelson, esti senindulga al aliaj. Indulgo, en organizo, kiu havas precizan celon atingindan, estas malforto kaj malkuraĝo.
Konsekvenco en penso kaj ago
Malbone informitoj kelkfoje riproĉis al Nelson lian senindulgon, dirante, ke li intencas altrudi sian volon al aliuj. Tiu aserto estas tute erara: neniam Nelson altrudis sian volon, sed ĉiam li postulis agojn akordiĝantajn kun tio, kion ĉiu povas ekkoni kiel justa, sendepende de lia aŭ ies volo. Konvinkita pri la praveco de du eldiroj de Marks: “Por novigi la socion, ni bezonas unu-
— paĝo 4 —
68 SENNACIULO
EL MIA TAGLIBRO USONA
24-an ĝis 30-a de oktobro. Giganta ŝiphotelo rajdas la ondojn de l’ Atlantiko. Poliglotaj veturantoj manĝas sub zorgo de kelneroj, aŭskultas muzikon, raziĝas, kartludas, legas, amindumas, dancas kiel surtere. Dimanĉe okazas diservo. Kelkaj malfeliĉuloj malmanĝas, ĉar ĝis nun la scienco detruis nek superstiĉon nek marvomemon. Kompatinda maristo falas en pakaĵejon kaj, frakasite de la falo, estas entombigata en la eterne moviĝantan maramason. Vento blovas, suno k luno brilas sendistinge je la diversaj nacianoj. Mi ankaŭ ne rimarkis dividon en la 4800 kilometroj da maro por montri, kie la Promesita Lando komencis regi. Kelkaj militŝipoj paradis proksime al usona bordo por kapti la kontraŭleĝan alkoholon — spite tio ĝi eniras. Ĉe la bordo fine homoj dividiĝas kaj fariĝas usonanoj kaj neusonanoj — la lastaj estas ekzamenataj, devas prezenti pasporton kaj multekostan vizon. Necesas por nia “Olympic“ (parolu: Olimpik) nur 6 tagoj por atingi la novan kontinenton, kompare kun la 60 tagoj necesaj por Kristoforo Kolombo. Kial kontraŭe la homa menso tiom haltas en la vojo de progreso?
[BILDO p.4 | 21,15,39,48] Foto de alta turdomo kun gotikaj ornamoj supre. Subskribo: Tipa konstruo usona: La sidejo de la potenca kapitalista ĵurnalo Ŝikago Tribuno (“Chicago Tribune“)
Granda statuo de Libereco lumas la havenon. Impresa konstruaro atingas la ĉielon sendividan. Sed 18—20 horojn ni malŝparas, ĝis uniformitaj homoj ekzamenas la oficialajn paperojn. Ŝajnas, ke ĝis nun la angla lingvo ne venkis en Nov-Jorko: italoj babilas malŝarĝante la ŝipon; negroj parolante usonaĉe ankaŭ laboras tie.
Laŭ la unua impreso la koro de Nov-Jorko pli rapide batas ol en aliaj urboj. Pli rapida la lipkolorado, pli plenaj la vagonaroj kaj pli malfreŝa la aero en la subteraj vojoj. Aŭtomobiloj kuregas en stratoj. Pli miksitaj la rasoj — negroj, hebreoj, italoj ktp. Pli larĝaj ĵurnaloj diskutas per pli impresaj presliteroj la krimojn de moderna vivo, la barakton inter Smit kaj Huver — la kandidatoj por la prezidanteco. Pli rapide la socio iras, sed kien?
1-an ĝis 3-a de novembro. En Brukŭud (angle: Brookwood)-Kolegio gelaboristoj studas sociajn temojn. 65 kilometrojn malproksime de Nov-Jorko ĝi staras en bela kamparo inter arboj kaj montoj. Plejparte junuloj, la 30 studentoj venas el 16 ŝtatoj en Usono kaj po unu el Kanado kaj Britio. Vigle blankuloj kaj malblankuloj, viroj kaj virinoj diskutas pri historio, pri ekonomio kaj pri la problemo de la laborista movado. La sindikata federacio (A. F. de L.) nun atakas la Kolegion, ĉar la malnovaj estroj timas novajn ideojn. (488)
iĝon de suferantoj kun pensuloj, de Scienco kun Proletaro“ — kaj “Liberigo de l’ laborista klaso povas esti nur propra faro de l’ laboristoj mem“ — Nelson opiniis, ke pensuloj devas batali kun laboristoj, ke pensuloj devas senti sin anoj de l’ laborista klaso, vivante ne pli lukse ol laboristoj kaj kune laborante klaskonscie. Li do centrigis ĉiujn siajn fortojn al jena laboro: igi sin mem kaj aliajn klasbatalantojn fizike fortaj, morale fidindaj, kapablaj iam forigi ĉian ekspluaton kaj starigi daŭran justecon kaj veran liberon.
Sciante, ke la alvoko de Marks: “Proletoj ĉiulandaj unuiĝu!“ estus faciligata, se la laboristoj diverslandaj havus komunan interkomprenilon, Nelson estis tre favora al esperanto. Havante multajn amikojn en Bulgario, Sovetio, Anglio, Ĉinio ktp., li malŝatis la vorton “eksterlandano“, kiu ofendis lin, kvazaŭ malafableco al tiuj, kiuj ne loĝas sur sama terparteto.
Kiel ajn SAT-anoj diversopinias pri metodoj kaj taktikoj, ili ĉiuj akordiĝas kun Nelson pri la celo. La morto rabis de ni ĉiuj samcelanon, kiu, profunde sentante homan mizeron, obeis nur al racio, subpremante ĉiun personan emon, vivante nur por celo homara.
H. Danneil (SAT-anino 7528).
[BILDO p.4 | 60,73,67,77] Kvinpinta stelo, emblemo de SAT, apud la titolo de la reklamo.
[REKLAMO p.4] La Protokolaro de la VIII-a SAT-Kongreso estas nur 64-paĝa. Sed la kompostaĵo estas densa, kun multaj mallongigoj; rezultas el tia aranĝo, ke la kajero entenas materialon kapablan plenigi 100 paĝojn. Jes, 100 paĝojn — kaj ĝi kostas nur la ridinde malaltan prez. de 0,50 mk. g. Cetere, eĉ se tiu Protokolaro kostus duoble pli kare, ĉiu SAT-ano devus tamen havigi al si tiun necesan dokumenton. Sekve ĉiu havas duoblan motivon por tuj mendi al Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27 (Germanio).
VIVO DE REVOLUCIULOJ EN POLIO
En la diversaj landoj la klasbatalo montriĝas pli malpli forta, dependa de la ĝenerala bonstato de l’ laboristaro aŭ kamparanaro. Polio troviĝas en specialaj kondiĉoj kaŭze de la najbareco de Sovetio. Pro tio la timo de la kapitalista klaso ĉi tie estas pli granda ol en okcidentaj landoj, kaj pro tio la persekutado de l’ laboristklasa movado estas eksterordinara, pro tio pli ol 6 mil aktivaj laboristoj kaj kamparanoj plenigas polajn malliberejojn, vivante ofte en tre mizeraj, teruraj kondiĉoj. Multaj diversspecaj protestagadoj, malsatprotestoj ktp. estas plej bonaj atestoj pri la vero. Sed plej terura estas la traktado de novarestitoj dum la juĝesploroj en defendivoj¹. Efektive ĝi spegulas “sanktan inkvizicion“ de l’ mezepoko. Precipe tiu turmentado okazas en la orientlimaj regionoj de Polio, en Blankrusio kaj Ukrainio. Ĉiu kaptito devas eksperti la t. n. “fajran provon“.
La polica turmentado
Turmentado dum du noktoj laŭvice estas tute normala kaj kutima, kvazaŭ ĉiutaga manĝado, sen kiu oni ne povas vivi. Kaj ne mankas tiuj, kiujn oni turmentas eĉ dum tuta semajno kaj pli. La specialeco de policaj rimedoj estas batado sur kalkanojn per bastonoj; sufero pro tio estas nepriskribebla; nur ĝenerale oni povas diri, ke la batato sentas doloron ne tiel en kalkano, sed en la kapo, kvazaŭ miloj da pingloj aŭ kudriloj estis pikintaj; ŝajnas al oni, ke la kapo jam rompiĝas pro dolorego. Post kelkaj sinsekvaj svenoj, kiam la kaptito fartas tre malfortiĝinte, oni ĉesigas batadon, por post du horoj komenci denove. Alia rimedo estas enverŝado de akvo tra la nazo, ĝis la ventro ŝvelas kiel barelo. Tiu ĉi metodo ne estas malpli terura ol la antaŭa, ĉar oni sentas, ke oni komencas sufokiĝi, havante teruran korpkonvulsion ktp. Ĉi tion oni ripetas kelkfoje dum kelkaj noktoj. Dum la tago oni ankaŭ turmentas, sed nokte la homo sin sentas pli malagordita kaj pli timema; tion la polico deziras kaj profitas. Alia rimedo estas turmentado per elektro, kaj krom tio ekzistas multego da aliaj diversspecaj turmentiloj, pri kiuj oni povus skribi librojn. Pripensante tion, oni povas imagi, kiom da suferoj devis elteni tiu, kiu trapasis tiun turmentbanejon, kaj eltenis en sinofera sindonemo por la proleta klaso.
Se iu dum turmentado mortas, tiam oni pendigas la kadavron sur la kradojn de l’ fenestro, por maski la veron. Per tiu terura zorgado pri rebonigo de l’ animo multegaj restas kripluloj por
¹ Nomo por la policoficejo por politikaj aferoj.
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 69
la tuta vivo. Plendoj neniom helpas, ĉar al kiuj oni devas turni la plendojn, ĝuste tiuj ordonas, eĉ gvidas la turmentadon. Novkaptitaj K-doj plej ofte pri tiu sistemo nenion scias kaj turnas siajn plendojn unue al esplorjuĝisto. Tiu kutime respondas: oni vin ankoraŭ tute ne batis, vi ja vivas. La dua parto de l’ komedio estas, ke dum la turmentado ofte ĉeestas la prokuroro. Kompreneble li troviĝas en najbara ĉambro, por ke la K-doj ne vidu lin, kaj de tie li gvidas la turmentbatadon. Kaj poste, en la sama aŭ sekvanta tago li vizitas la ĉelojn, demandante, ĉu iu havas plendojn. Vera komedio . . .
La malliberejoj
Kaj nun pri la malliberejoj mem kaj pri vivkondiĉoj de l’ malliberuloj ĝenerale. Kvankam Polio konsistigas unu tuton, la vivkondiĉoj en ĉiu malliberejo estas tute diferencaj, en unuj sufiĉe tolereblaj, en aliaj male, la kaptitoj eĉ malsaniĝas psike kaj korpe, pro kio okazis kelkaj memmortigoj. Tiel oni vidas, ke oni ne havas centrajn direktivojn, sed ke ĉiu malliberejo estas kvazaŭ memstara. Ĉio dependas de la loka mallibereja administracio. En multaj provincaj malliberejoj la oficistoj estas malĝentilaj kruduloj, kun kiuj estas tre malfacile interkompreniĝi. Kio estas permesita en unu malliberejo, tio estas malpermesita en alia ktp. Ekzemple, en kelkaj malliberejoj oni ofte malpermesas ricevadi multajn sciencajn librojn, kiuj estas tute laŭleĝaj. Leteroj ofte estas konfiskataj, pri kio oni ne informas la malliberulon, aŭ oni retenas tre longan tempon elsendotajn aŭ ricevitajn leterojn. La manĝaĵoj ofte estas pli malbone kuiritaj ol por bestoj, ili havas nenian guston, putrantaj, nigraj terpomoj, insektoj kaj vermoj en ili, malpuraj, unuvorte netaŭgaj por homa nutrado. Krom tio regas ŝtelado (mi tion diras precipe pri Sieradz-a malliberejo, kie mi sidis); libroj de kelkaj K-doj estis forŝtelataj. Plendoj havis nenian efikon. Tiel mi perdis 10 esp. librojn kaj multajn esp. gazetojn, kiujn sendis al mi ĝis nun nekonataj K-doj. Dum ok monatoj oni min trompis dirante ĉiam: se troviĝos iu esp-isto, tiam oni al mi permesos ricevi tiujn librojn, gazetojn kaj diversajn aliajn esp-aĵojn, kiuj alvenos je mia nomo. Kaj post ok monatoj da promesoj oni min sciigis, ke por mi ne estis esp-aĵoj. Mia kolerego estis granda, sed nenion mi povis fari krom skribi “plendon” senefikan. Kiam mi troviĝis en Lodz-a malliberejo, mi ricevadis ĉiujn esp-aĵojn, ne esceptante “S-ulo”-n, sed en Sieradz nenion.
Ĉikanoj ĉiaspecaj
Kontraŭ tiuj diversaj tute malnecesaj limigoj kaj persekutoj ni faras diversmanierajn protestojn, aŭ per kontraŭstaro al ĉiuj malliberejaj reguloj, aŭ per kantado aŭ malsatado ktp. En kelkaj malliberejoj (ja tre malmultaj) la kondiĉoj estas tolereblaj, sed en la plimulto — teruraj. Ekz. en Vilno ĉiuj K-doj estas disigitaj en unupersonaj ĉeloj, la promenado estas tiel aranĝita, ke renkontado kun aliaj K-doj ne-samgrupanoj estas neebla. Ankaŭ la promentempo estas tre mallongigita, de ordinare 2 horoj je 1 aŭ eĉ ½-a horo. Manĝaĵon kaj aliajn objektojn ricevi ne estas facile; ĉion oni limigis. La bibliotekon, propraĵon de gek-da “Komuno” oni forprenis kaj konfidis al kriminalisto. Pro tio la biblioteko treege malgrandiĝis. Pli ol duono da plej valoraj sciencaj kaj beletristikaj libroj estis forrabataj kaj la restintaj estas pro malzorgado, eĉ intenca detruado, difektitaj. Kaj okazas, ke se K-do postulas sciencajn librojn, anstataŭ ili li ricevas iujn sanktajn librojn, biblion, rakontojn pri sanktuloj ktp.
Lastatempe la registaro klopodis unuformigi la regulojn por politikaj kaptitoj en tuta lando. En preparita speciala cirkulero temas, ke politikaj malliberuloj en Polio ne plu havu specialajn rajtojn, sed devas esti traktataj kiel simplaj krimuloj, kaj paralele kun tiu ĉefideo sekvas multaj limig-priskriboj [?]. Ĉu oni tion povos efektivigi, neniu estas certa, sed estas certa, ke la politikaj malliberuloj ne permesos trudi tiujn kondiĉojn. Luktado kaj bataloj rezultos.
Tiel aspektas la vivo de politikaj malliberuloj en Polio.
SAT-ano 5981.
Revolucioj ne estas “farataj”, kaj grandaj popolmovoj ne estas funkciigataj per teknikaj receptoj el la poŝo de l’ partiinstancoj. Malgrandaj rondoj el konspiruloj povas “prepari” por difinita tago kaj horo ribelon, povas doni al siaj kelk-dekduoj da anoj en la necesa momento la signalon por “ekagi”. Amasmovadoj en grandaj historiaj momentoj ne povas esti gvidataj per la samaj primitivaj rimedoj.
Roza Luksemburg.
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
(Daŭrigo)
La loĝejoj kaj la domoj
La societo nun havas 20 domojn en diversaj partoj de la urbo. La unua estis preta la 1-an de aprilo 1917. De tiam la societo ĉiujare konstruis domojn, kiuj enhavas tute modernajn loĝejojn kun banĉambroj kaj laŭkonvena kuireja instalo. La kortoj de la domoj, kiuj ofte ampleksas tutan kvartalon, estas malfermaj kaj plantitaj, kun specialaj ludejoj por la infanoj. La valoro de la konstruitaj domoj nun atingas pli ol 12 000 000 da kronoj.
Kun K-do Eriksson kiel gvidanto ni vizitas la diversajn loĝejojn. Ni venas al lignaĵ-laboristo, kies loĝejo enhavas du ĉambrojn, kuirejon kaj banĉambron kun duŝo. Bonegaj ĉambroj laŭ plej moderna konstrumetodo, tre bele situitaj kun vasta rigardo al la ĉirkaŭaĵoj. En la kuirejo la mastrino havas ĉiajn helpilojn por faciligi al si la laboron. Ni iras en la kelon, kie estas instalita la centra varmigilo kaj diversaj lavmaŝinoj plifaciligantaj tiun pezan laboron, kiu nun estas ludo. Ni iras laŭlonge de la granda korto, kie la plantitaj de la societo arboj, arbetoj kaj florbedoj faras bonan impreson kaj sur la murojn rampas la verda rampkreskaĵo. Ni pasas tra unu kvartalo, kiun posedas la societo, transiras al alia kaj vizitas solecan virinon, kies loĝejo konsistas el nur unu ĉambro kaj kuirejeto. Same bona instalo; la banĉambro ne mankas. Kion la kooperativa movado sukcesis fari, ne estas sensignifa en la cetera loĝeja produktado. Oni pli kaj pli aplikas la agadon laŭ la modelo de l’ kooperativaj loĝejoj, tamen la prezoj de la luoj estas en la privataj domoj preskaŭ je triono pli altaj ol en la kooperativaj. En ĉi lastaj la loĝejoj iom post iom tute apartenos al la membroj, dum en la privataj la posedanto mem ricevas ĉiun gajnon. Oni do ne miru, ke eĉ riĉaj homoj membriĝas ĉe tiu kooperativa societo. Oni konstatas, ke multaj sin organizante, kvankam ili estas malriĉaj, per la organizo povas atingi gravajn rezultojn. La domoj de la kooperativaj societoj estas monumentoj pri la batalo de la malriĉuloj por pli bonaj vivkondiĉoj. Kaj la kooperativa konstrua movado restas forta armilo kontraŭ la plikarigantoj de la luoj stokholmaj.
Krom tiu priskribita societo ekzistas alia, ne tiel bone organizita, sed tamen bazita sur la kooperativa ideo, kiu konstruis multajn domojn. La diferenco inter ambaŭ estas krom la societa organizo, ke, dum la priskribita kun siaj dudek domoj fondas unu solan societon, la alia fondas unu societon por ĉiu domo. Ties loĝejaj posedantoj do elektas estraron kaj mem prizorgas la administradon de l’ domo. La loĝejoj de la lastenomita ankaŭ estas iom pli malgrandaj, sed cetere same modernaj.
La laboristoj, kiuj konstruas la domojn, havas organizon specialan. Ĝi estas nomata la sindikata konstruproduktanta organizo kaj prizorgas ĉion rilate al la konstruado de la funda laboro ĝis la pentra kaj instala. Al ĝi apartenas la cementaj, grundfaraj, masonaj, tubaj, elektraj kaj pentraj laboristoj. La organizo faras kalkulon entreprenan kaj se la kostoj ne estos tiel
— paĝo 6 —
70 — SENNACIULO
grandaj, kiel oni supozis, la konstrua societo rehavos la ŝparitan monon. Ĝi estas la komenco de industria demokratio en la konstrufako. Ofte tiuj laboristoj loĝas en la loĝejoj de la kooperativaj societoj kaj estas ties membroj kompreneble la diversfakaj laboristoj samtempe estas membroj de sia sindikata organizo, sed la sindikata konstruproduktanta organizo, mem kooperativa, agas tute kooperative, laŭ la statuto de kooperativa asocio.
En kelkaj sindikatoj ankaŭ fondiĝis specialaj kooperativaj entreprenoj en la koncerna fako. La librobindistoj havas bindejon, kiu estas gvidata kooperative, la pentristoj de Stokholmo ankaŭ havas specialan societon, kiu prizorgas la pentradon, la elektristoj havis, sed devis nuligi ĝin pro la difino de la reguloj de l’ urbo, kiu donas nur al kelkaj firmoj la rajton fari instalojn elektrajn. La ideo kooperativa floregas en Svedio nune. Dank’ al la antaŭe en tiuj artikoloj priskribitaj faroj, multaj homoj komprenis, ke ili utilas al si mem agante kune kooperative, kaj la konsumsocieto de Stokholmo kreskegas. Ordinare membriĝas ĉiujare pli ol 5000 personoj. La membraro de tiu vere granda konsumsocieto nun estas 45 000. Se oni kvarobligas tiun sumon — tial ke ĉiu membro konsistas el familio: edzo, edzino kaj du infanoj — oni konstatas, ke ĉiu tria loĝanto de Stokholmo estas kooperativano. Bona rezulto de dekjara laboro.
John Johansson.
★
KOOPERATIVA MOVADO EN PORTUGALIO
Laŭ oficiala statistiko publikigita ĉi jare, la kooperativoj ne tro dense plimultiĝas en Portugalio. Ŝajnas eĉ, ke la nombro da kooperativoj plimalgrandiĝas, ĉar dum en 1921 (kiu cetere estas la jaro “ora” por kooperativoj) ilia nombro atingis 492, — en 1926, la lasta jaro montrita, ĝi malsupreniris ĝis 336, kun 43 548 anoj. Estas vere, ke la spezoj lastjaraj atingis preskaŭ tiujn antaŭjarajn, sed ni devas ankaŭ pripensi, ke la monsenvaloriĝo helpis tion.
Kaŭzojn por tiu senkuraĝiga rezulto ni povas trovi en la malhelpo de komercistoj kaj la malsaĝeco de la popolo. Siaflanke la estraro iel malhelpas la movadon. La lasta funkciinta parlamento dekretis, ke la havaĵon de “Komisariejo por Nutraĵoj” oni transdonu al la Kooperativa Federacio, — kiu pagus al la ŝtato altan renton ĉiujaran. La nuna diktatoreca registaro ordonis, ke, pro supozaj neregulaĵoj de la Federacio elpensitaj de la registara komisario, oni starigu Sindikaton de Naciaj Federacioj kaj malaperigu la Federacion. La estroj de la nova Sindikato estas oficiroj elektitaj de la registaro. Pro tiu fiagado multaj kooperativoj apartiĝis. Oni povas do aserti, ke la movado kooperativa en Portugalio ĉi momente ne progresas.
(1635)
Germanaj kapitalistoj pekas kontraŭ leĝo, kiun ili mem kreis
La Ruhr-regiono (Okcidenta Germanio) estas tre grava teritorio pro sia granda metalindustrio, kaj tre konata estas tiu regiono pro la krueleco de la tieaj kapitalistoj. Tage kaj nokte tie centmiloj da duonnudaj homoj laboras en polvo kaj vaporo. Sed la por tiuj penegoj ricevata salajro neniel sufiĉas por kontentigi la plej elementajn bezonojn. Kaj se tiuj homoj postulas pli altigon de l’ salajroj, la kapitalistoj skuas la ŝultrojn kaj rifuzas.
Ĉar nun la 1-an de oktobro denove finiĝis la tarifo de tiuj laboristoj, ili per siaj sindikatoj postulis salajro-altigon de 15 fenigoj po horo. Ĉar ankaŭ tiun postulon la kapitalistoj rifuzis, oni alvokis la ŝtatan paciganton (arbitraciulon), kiu decidis, ke la kapitalistoj devas pohore plialtigi la salajrojn de l’ helplaboristoj je 6 fenigoj kaj tiujn de ĉiuj aliaj laboristoj je 2 fen. Ankaŭ tion rifuzis la kapitalistoj kaj anoncis fermi ĉiujn fabrikojn la 1-an de novembro. Sed la 31-an de oktobro la laborministro leĝe validigis la proponon de l’ ŝtata paciganto.
Kaj la propono fariĝis leĝo! Pli frue kapitalistoj kaj sindikatoj akceptis kreon de tiu paciga aparato. Kaj ambaŭ partioj interkonsentis, ke la laborministro havas la rajton leĝigi proponojn de l’ ŝtata paciganto. Kaj la leĝigitaj proponoj estas leĝoj, kontraŭ kiuj peki estas severe punota.
La laborministro leĝe validigis la proponon de l’ ŝtata paciganto, kaj tamen la kapitalistoj fermis ĉiujn fabrikojn. 1-an de novembro kelkaj entreprenistoj senlaborigis 230 000 laboristojn pro kaprico, sed neniu ilin punas. 230 000 laboristoj kun siaj familioj estas transliveritaj al malsatmorto, ĉar kelkaj kapitalistoj rompis leĝon. Sed neniu levas manon kontraŭ ĉi lastaj.
Tiel fakte en la germana respubliko la kapitalistoj faras, kion ili volas: ili kreas leĝon kaj laŭplaĉe rompas ĝin, kiam oportunas por ili.
W. Reffgen (10 036).
FERVOJISTA VIVO EN BRITLANDO
La 28-a de oktobro 1928 estis tago de funebro por la laboristaro en Karlajl (angle: Carlisle), la fervoj-urbo sur la angla-skota landlimo. En tiu tago la kvar fervojistaj viktimoj de l’ Dinvudi (angle: Dinwoodie) vagonara interfrakasego estis portataj al sia lasta restadejo. La ekfrakasego okazis ĉe Dinvudi apud Lokerbi (angle: Lockerbie) en Skotlando, proksimume 35 kilometrojn de Karlajl, la 25. je la 3-a horo matene. Ekspres-vagonaro de Londono al Aberdin (angle: Aberdeen) kun du lokomotivoj surpuŝegis kontraŭ ŝarĝvagonaron haltigitan sur la linio pro malregulaĵo ĉe la lokomotivo. La tuta ŝarĝvagonaro el 40 vagonoj, la du lokomotivoj kaj tri vagonoj de l’ ekspresvagonaro estis frakasataj. 2 lokomotivestroj kaj 2 hejtistoj, ĉiuj aktivaj laboristoj en la fervojista sindikato de Karlajl, estis mortigataj. La 28-an de oktobro 30 000 laboristoj (Karlajl havas 60 000 loĝantojn) ĉeestis la entombigon. La urbstandardo malaltiĝis duonmaste sur la urbdomo; la urbestro ankaŭ estas fervojisto. Kaj K-do Kremp (angle: Cramp), la sekretario de l’ Tutlanda Sindikato Fervojista, la laboristaj urbkonsilantoj kaj la tuta fervojistaro de Karlajl, miloj da ili, marŝis kvarope ses kilometrojn antaŭ siaj mortigitaj K-doj.
Ni ĉiuj scias, kial kaj kiel niaj K-doj estis mortigataj, batalante — ne por “reĝo kaj patrio”, sed por siaj edzinoj kaj infanoj. Ili mortiĝis kiel viktimoj de l’ kapitalismo, ne pro iu hazarda okazo. Semajnon antaŭ la frakasego la dua signalisto, kiu signalis la “Ĉio en ordo”-n al la unua signalisto, petis de la fervojkompanio forpermeson, ĉar lia edzino tre malsaniĝis. Sed la kompanio ne povis doni la permeson pro malmulto da laboristoj, kiu estas rezulto de la nuna “ekonomia skemo” de l’ fervoja kompanio. Ĉar la signalisto estis prizorginta sian edzinon, li neniam havis dormtempon, tiel ke je la tempo de l’ haltanta ŝarĝvagonaro li ekdormis. La telefonsonorilo ekvekis lin, kaj li, opiniante, ke la ŝarĝvagonaro preterpasis, signalis por la ekspresvagonaro. Kompreneble, la interpuŝiĝo estis neevitebla.
Tio estas fragmento el la fervojista vivo en Britio — tiu tielnomata lando de sendanĝeraj fervojoj neŝtataj. Nenia laboristo estas sendanĝera en iu lando, sub tiu ĉi mortiganta sistemo de l’ kapitalismo.
W. Latimer (10 637).
[REKLAMO p.6] FABELOJ de Hermynia Zur Mühlen. Kion rakontas la amikoj de Peĉjo. La konata aŭtorino donas per tiuj ĉi pensigaj kaj emociaj rakontoj el laborista vivo bonegan legaĵon al niaj geknaboj kaj gejunuloj. Sed ankaŭ plenkreskuloj ĝuos la legadon de tiu bela rakontaro; niaj K-doj precipe ŝatos la fluan lingvon, la belan stilon, la facilan legeblecon. Aĉetu kaj legu! Prezo 0,60 gmk. — 56 pĝ. Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 71
LABORISTA VIVO EN ARGENTINO
Ne tiel facile estas priskribi “vivon” de laboristo en Argentino, ĉar sufiĉe vasta estas tiu ĉi lando, kaj pro enmigrado ĝia loĝantaro konstante kreskas, laborkondiĉoj senĉese aliformiĝas. Sed por doni ioman ideon pri proleta vivo ĉe ni, mi penos koncize priskribi plej bonan kaj plej malbonan laboristan vivon. Certe vi mem kapablos plenigi la malplenan spacon inter tiuj du limoj.—
Enmigranto alvenas nian landon, tuj enloĝiĝas ĉe enmigranta hotelo, kie li dormos kaj manĝos je ŝtata konto — du-tri semajnojn, ĝis li trovas laboron. Ni supozu, ke nia enmigrinto estas bona, kvalifikita laboristo, kiu tre facile ricevas laboron. Do, li enspezos salajron dekdu “pesoj” tage (“peso” = 0.40 dol.). Lia edzino, bone kaj ŝpareme mastrumante la hejmon, facile ebligos, ke ŝia edzo enbankigu iom da mono ĉiumonate, kaj se ŝi decidus akcepti ajnan malpezan laboron, certe tiu ŝparita mono fariĝus pli multa. Baldaŭ tiu homo aĉetos terpecon en ĉirkaŭo de nia urbo — 300 kv. metrojn — oni povas aĉeti pagante monate 30 “pesojn” (dum 100 monatoj). Buenos Aires ŝuldas al tiu sistemo de terdisvendado sian grandecon kaj rapidan kreskadon. Sur la aĉetita terpeco nia homo, helpate de siaj K-doj, per uzitaj lignoj kaj aliaj konstrumaterialoj — aĉetitaj per ŝparita mono — starigas ĉambron, kuirejon ktp.
Tiele li evitas lu-pagadon, kio estas bona kaj atentinda ŝparo. Dimanĉojn kaj aliajn festtagojn li uzas por rebonigi kaj pligrandigi sian hejmon. Lia salajro eble altiĝos ĝis 14—15 pesoj tage. Iom post iom li anstataŭigos sian lignan dometon, li ĝin rekonstruos brike, li forluos 1—2 ĉambrojn, do li enspezos pli ol 400 pesojn monate. Eble li malfermos butikon, magazenon aŭ malgrandan industrion; li ja povas fariĝi eta aŭ granda burĝo, aŭ simple resti “aristokrata laboristo”.
Nun ni vidu la alian flankon de la bildo. Enmigrinto post longa restado en enmigranta hotelo, ne scipovante hispanan lingvon, ne posedante ian ajn metion, nenion povas fari en la urbo Buenos Aires. Fine li akceptas senpagan ŝtatan fervoj-bileton al iu ajn direkto de la lando. Do, li alvenas gubernion Misiones; tie oni ĉefe terkulturas “verba mate” (parolu “jerba mate” = nacia teo). Senfinaj estas la tieaj bienoj, kaj ties laboristoj, nomataj “mensu” (plej parte indiĝenoj) suferas nigran sklavecon. Ili ricevas 0.17 peso por dispartigado de 10 kilogramoj da “verba mate”. Sed la salajron ili ne ricevas laŭ nacia mono: ja bien-posedanto havas siajn specialajn monerojn. Kompreneble per tiuj ĉi moneroj de la bienposedanto ili nur povas aĉeti plej necesajn aĵojn en la magazenoj de siaj mastroj, kiuj denove profitas per la vendado. La prezoj estas sufiĉe altaj: sukero 0.60 pes. (en mia urbo 0.38), faruno 0.50 (en mia urbo 0.35), vermiĉeloj 0.45 (en mia urbo 0.43) ktp. Vi certe bone komprenas, ke per tia ruza sistemo la ekspluatistoj trovis rimedon tre valoran por ili, laŭ kiu la pagita salajro revenas en iliajn poŝojn post tute mallonga rondirado.
Se laboristoj tion deziras, ili povas interŝanĝi nacian monon kontraŭ privata. Sed tiu afero neniam konvenas al aboristoj, unue pro la dekalkuloj, kaj due ĉar en la magazenoj de la bienuloj ili nur povas aĉeti per la mono de koncerna bienulo. Kromaj urboj aŭ vilaĝoj ja ne ekzistas en proksimo, ili vivadas en plena kamparo, malproksime de stacidomoj kaj river-havenoj. Tio samtempe evitigas eĉ la plej mildan ŝtatan kontrolon. Ili vegetas en tre mizeraj kabanoj — ne pensu pri eĉ plej sensignifa komforto, nek higieno. Ili estas absolute sub la sankta volo de siaj mastroj kaj submastroj. Ĝenerale tiuj bienoj posedas punejojn, kie “ripozadas” la plej konsciaj laboristoj; ankaŭ ekzistas privata policistaro.
Kvankam nek la unua nek la alia el tiuj ĉi skizitaj “vivoj” estas la plej oftaj ĉe ni, pli ofte kaj facile ni renkontas la duan ol la unuan.
A. Barrot, Buenos-Aires.
Faktoj kaj komentoj
Kulto al fetiĉo
Ĉiu bone scias, ke Svisio estas libera, sendependa lando, dank’ al sia potenca, nevenkebla armeo. Sekve, por daŭrigi la militan spiriton inter proletaj amasoj, oni organizas soldatajn paradirojn en niaj stratoj, ne okupante sin pri la vetero. Paradiro okazis en Lozan’ (france: Lausanne) la 28. septembro; kavaleria regimento devis sin montri antaŭ la estraro dum pluvega vetero sur la ĉefa placo de l’ urbo. La tramirado estis interrompita, kaj la tramistoj same kiel la urbanoj nur kurioze rigardis pasi la defendantojn de l’ kapitalismo. Kelkaj tramistoj ne salutis la preterirantan flagon. La kontrolestro ĉeestis kaj vidis la gravan disciplinmankon. Tuj li kuris al sia skribejo por redakti la sekvantan cirkuleron: “Lozanaj Tramveturiloj. Averto al la personaro. Cirkulero 35 ĝis 28. Ni observis, ke kelkaj oficistoj en uniformo, ĉeestantaj ĉe soldata paradiro, sin ne senĉapeligis, dum la flago preteriris, kontraŭ la ĝenerala kutimo. Tiu agmaniero de unuopuloj kompreneble taŭgas por malŝatigi la tutan personaron. Sekve, de nun, ni nepre postulas, ke niaj oficistoj en uniformo observu akuratege tiun kutimon.”
Kompreneble! . . .
11 331.
La indiĝenoj en Usono balotas!
Oni kelkfoje asertas, ke la usona kapitalismo ekstermis kaj preskaŭ tute forigis el Usono la indiĝenojn, la “Ruĝhaŭtulojn”. Tio estas troigo. Fakte, ili ne tute malaperis el Usono. Proks. centmilo da ili partoprenis je la ĵusaj prezidant-elektoj. Per leĝo voĉdonita en 1924 ili ja akiris la civitanan rajton . . .
La ruĝhaŭtuloj — kaj nur ili — rajtas sin nomi “100% — amerikanoj”. Se tiuj indiĝenoj ne perdus ĉian gentan patriotismon, ili devus batali kun la agitvorto: “Ameriko al la amerikanoj!” kaj provi forpeli la 90 milionojn da fremduloj, kiuj invadis ilian landon! — Kaj en Nikaragvo ankaŭ la ruĝhaŭtuloj, se restis, devus batali kontraŭ Sandino!! . . .
La papo pri virina gimnastado
Okaze de publika gimnastado de l’ itala virina gimnast-asocio en Romo je 2. 5. 28 la papo direktis solenan skribaĵon al la kardinalvikario de Romo. En tiu ĉi skribaĵo li bedaŭras kiel episkopo de Romo, ke en la sankta urbo de l’ katolikismo, post dudek jarcentoj da kristanismo, la konsideroj pri la moralo de l’ virino montriĝas pli malgrandaj, ol eĉ en la idolana Romo, kiu falis tiel malalten, ke ĝi eĉ akceptis de l’ venkita Grekio la gimnastikajn kaj atletajn ludojn kaj konkursojn. Kiel granda estas la komprenemo de l’ roma eklezio por la liberiga batalo de l’ virino, montras la finvortoj de ĉi tiu mezepoka skribaĵo: “Kiam la mano de l’ virino leviĝas, ni deziras kaj preĝas, por ke tio ĉiam okazu sole por preĝado kaj por bonfara ago.”
(“Ecclesiastica” n-o 19, 12. 5. 28.)
Laŭ “ISK”, nov. 1928.
La timo pro la vero
La faŝista cenzuro malpermesas en Italio la montradon de militfilmoj sub la jena preteksto: ” . . . En tiuj ĉi filmoj ofte estas montrataj vere funebraj scenoj, kiuj malĝojige impresas la publikon kaj kiuj malaltigas la patriotan spiriton, speciale ĉe la virinoj kaj la gejunuloj, kiuj apogfirmigas la sendanĝerecon de l’ patrio, dum en iliaj militfilmoj estas enkondukitaj ridindaj aŭ humoraj scenoj kontraŭaj al la militista disciplino.”
Jes! Vere! Kia profanigo de la plej sanktaj sentoj, se oni per lumbildo kuraĝas elmontri al la ne-ĉeestintoj ioman, kvankam tre palan rebrilon de la kruela buĉado!
— paĝo 8 —
72 — SENNACIULO
LABORISTA MIZERO EN BRAZILIO
La unuigitaj ŝtatoj de Brazilio (sume 20), estas laŭ sia grandeco la kvina ŝtato de la mondo. Ili havas areon de 8 500 000 kvadratkilometroj, do ampleksas preskaŭ la duonon de l’ sudamerika kontinento. La plej granda parto de tiu kolosa teritorio estas kovrita de arbaroj. En la internacia ligna komerco la brazilia ligno ne tiom valoras pro sia amaso, sed pro sia kvalito. Brazilio liveras multekostajn lignojn (palisandro, cedro, fera ligno) al la eksterlando. Komence de 1926 estis fondata ligno-trusto, al kiu aniĝis ĉ. 200 lignokomercistoj kaj segejposedantoj. La instiganto en tiu ĉi trusto estas la “Southern Brazil Lumber & Colonisation Company” (Sudbrazilia Krudligna & Koloniiga Kompanio), societo fondita per usona kaj franca kapitalo. Ĉi tiu entrepreno, kiu havas sian sidejon en Nov-Jorko, posedas tri modernajn segejojn kaj okupas ĉ. 1500 laboristojn, kiuj segas 20 000 tabulojn potage.
En Belem, ĉefurbo de l’ ŝtato Para, en la sudo de la lando, ekzistas granda segeja entrepreno, kiu bazas sur angla kaj franca kapitalo kaj havas sian ĉefoficejon en Bordo (france: Bordeaux). La segejoj de tiu ĉi entrepreno nombras minimume 1200, la laboristoj okupataj per arbfalig- kaj segej-laboroj ĉ. 40 000. La laboristoj apartenas al dek aŭ dekdu nacioj diversaj¹. Inter ili superas la miksrasaj brazilianoj, sed ankaŭ negroj, japanoj kaj multaj enmigrintoj el Meza, Orienta kaj Suda Eŭropo troviĝas inter ili.
Enmigrado kaj mizero
85% el la loĝantaro de Brazilio scipovas nek legi nek skribi. Malgraŭ la treege mizera stato de la enlandaj laboristoj la registaro faras precipe viglan reklamon pri enmigrado, kvankam la enmigrantoj nur pligrandigas la senlaborul-armeon kaj pli reduktas la mizerajn salajrojn. Al la teruraj sociaj mizeroj asociiĝas la plej barbara pritrakto de la politika kaj sindikata laborista movado flanke de la brazilia registaro. Deportadoj al la insuloj malbonfamaj pro la tie reganta febromalsano estas la prefera rimedo, per kiu la registaro kapablas sufoki ĉian estiĝon de laboristmovado jam denaskiĝe. Estas kompreneble, ke en tia atmosfero ne povas disvolviĝi regula laborista movado.
La plej mizera klaso estas la arbaraj laboristoj. Ili vivaĉas en kabanoj konstruitaj el palmfolioj, sur nuda tero, kune kun la rampanta bestaro de l’ praarbaro. Plej malbona estas la vivo en la ŝlimaj superakvaj arbaroj, kie ĉiam denove aperas turmentaj febraj malsanoj. La segej-laboristoj loĝas en barakoj konstruitaj el nerabotitaj plankoj kaj arboj. Ankaŭ tie la febro ofte montriĝas. Ĉar kompetenta kuracisto ne ekzistas en tiuj ĉi regionoj, la malsanaj laboristoj estas traktataj per diversaj farmaciaj plantoj, kiuj kreskas en la arbaroj. Al ĉio ĉi aliĝas la malbona nutraĵo, kiu ja estas havebla nur per la entreprenistoj. Pro la nesufiĉaj transporteblecoj mankas ofte dum semajnoj la necesaj vivrimedoj.
Pri la salajroj kaj prezoj ni nur posedas malsufiĉajn sciigojn. La pli grandaj segejoj plej ofte fordonas la faktan arbarlaboron — la faligon de l’ arboj — al intermajstroj, kiuj okupas siajn laboristojn laŭ tarifo. Simpla arbarlaboristo akiras dum naŭhora laboro apenaŭ 6 milrejsojn (1 milrejso = 0,60 germ. mk.). Escepte de malgranda elito de altpagataj usonaj specialistoj la segistoj perlaboras ĉ. 9 ĝis 10 milrejsojn dum 9—10-hora taga laboro. Helplaboristoj atingas 5—7 milrejsojn potage. Estas konsiderinde, ke en la grandurboj, kie la prezoj ja estas multe pli malaltaj ol en la segejaj distriktoj, 1 kilogramo da terpomoj kostas ĉ. 1 milr., 1 kilogr. da bovaĵo 1,8 milr., 1 kilogr. da pano 0,9 milr. Krom tio estas plendoj pri nehonestaj praktikoj de la entreprenistoj, kiuj ofte trompas la malspertajn pri kalkulado laboristojn ĉe la prikalkulo de l’ faligitaj arboj.
Laŭ Gazetservo de ILA (Berlina Internacio).
¹ Red. noto: En tiaj kondiĉoj la malfaciloj unuiĝi estas kompreneblaj.
MALLONGAJ NOTOJ
Ne en Göteborg!
“Malfacile estas por anglo paroladi al la Kongreso. La angloj sidas malantaŭ la parolanto kaj ne povas aŭskulti lin bone, kaj li parolas al moviĝanta babilanta ĉeestantaro, kiu forpasigas la tempon, ĝis la tradukado okazos.” Fenner Brokŭej (angle: Brockway), priskribante la kunvenojn de la Dua Internacio en Bruselo en New Leader.
Vivkosto kaj salajroj en Portugalio
Dum la vivkosto altiĝis ĝis 30-oble pli kompare kun julio 1914 (precipe en la urbo Porto la prezalteco estas eksterordinara), la salajroj nur malofte atingis la 25-oblon. Por ke la antaŭmilita situacio estu iom atingata, necesus, ke la meza salajro fiksiĝu je 18 eskudoj; fakte nur malmultaj salajroj superas 15 esk.! En tiu ĉi jaro pli malfavore ankoraŭ evoluas la vivkosta indekso. Sed . . . nin celas savi la faŝismo . . .
(1635)
LA VIRINO EN TURKMENIO
Post Oktobra Revolucio la virino de Soveta Turkmenio fariĝis egalrajta kun viro. Kaj ŝi, kiu dum jarcentoj estis humila sklavino de sia edzo, en kiu oni ne rekonis homon (sep kokoj havas pli da saĝo ol unu virino — diras turkmena proverbo), ŝi — tiu objekto de vendo-aĉeto, komencas elpaŝi sur socian arenon. Sed sian emancipiĝon ŝi ne ricevas facile. Ŝian vojon baras potenca ankoraŭ en aŭloj¹ malnova vivmaniero, “adat”.
[BILDO p.8 | 65,19,81,38] Portreta foto de ridetanta turkmena virino kun kaptuko. Subskribo: Turkmena virino
Multaj viroj kun miro kaj kolero rigardas, ke la virino deziras starigi sin apud ili. Aktivulinojn renkontas mokoj, intrigoj, kontraŭstaro iam eĉ flanke de komunistoj. Kiom da sangaj paĝoj jam estas kaj ankoraŭ estos enskribitaj en historio de tiu ĉi batalo! Jen estas mortigita pro troa aktiveco prezidantino de aŭl-soveto; jen edzo mortigis post eksedziĝo forlasintan lin edzinon, ĉar li ne povas toleri tian malhonoron; jen pereis de ponardo knabino, kiu forkuris de kaduka edzo en urbon por lerni. Kaj tiaj malĝojaj ekzemploj abundas.
Ne multaj estas ili — pionirinoj de nova vivmaniero, sed ili ne timas eĉ morton. Ĉu ne estas heroeco de virino, kiun oni elektis prezidi aŭl-soveton kaj ŝi ne rifuzis malgraŭ publika deklaro de ŝia propra filo, ke li mortigos la patrinon tiuokaze? Kaj vi atentu, ke li estis komjunulo! (Certe nun oni eksigis lin el la Ligo.)
Aŭ jen fakto. Por prezidanta loko luktis du gentoj. En hazardo de lukto ambaŭ malamikaj grupoj forgesis pri ĉia singardemo kaj balotis por virino. Gul-kizi neatendite por viroj fariĝis prezidanto de aŭlsoveto. La gentestroj rekonsciiĝis kaj postulis, ke ŝi forlasu la postenon. Gulkizi rifuzis, kvankam ŝi povas fali de mano de mortigonto. “Mi lernos legoscion. Mi penos, ke oni sendu knabinojn en lernejon. Mi donos al malriĉuloj pli bonajn terpecojn kaj atentos pri justa distribuo de akvo, de kredito. Mi ne timas morton kaj laboros malgraŭ minacoj”. Tion ŝi diris en distrikta komitato.
Tiel Nova Vivo per malgrandaj riveretoj penetras aŭlojn de Turkmenio.
S. Bojev, Merva oazo, Turkmenio.
¹ Vilaĝoj en Turkmenio.
— paĝo 9 —
SENNACIULO — 73
Mia buĝeto
Mi estas 21-jara fraŭlo. Mi loĝas kun la patrino, frato 18-jara senlabora, frato 16-jara, lernanto, frato 12-jara, lernanto, kaj fratino 9-jara, lernantino. Ni okupas loĝejaĉon de 24 kv. m. kun malgranda kuirejo. La loĝejo estas en duon-subtera etaĝo, tamen relative seka kaj varma dum vintro. Mia laborakiro de telefon-muntisto varias inter 50—80 rubloj, ĉar mi laboras laŭpece. Do meze mi enspezas monate 65 rbl. Pro la vidvineco la patrino por si kaj la du gefratoj ne jam atingintaj la 16-an jaron, ricevas el asekur-kaso monate 15 rbl. (La patro estis oficisto, lastatempe labor-invalido kaj mortis en febr. 1928.)
El la kamparo kaj aliaj urboj venas sezon-laboristoj, konstruistoj. Dum majo ĝis aŭgusto ili donas ioman enspezon al familioj vivantaj pli malpli mizere, ĉar dum tiuj kvar monatoj ili povas loĝi nur en jam okupitaj loĝejoj — ja liberaj ne ekzistas. Tiele de ses tiaj sezonuloj-ĉarpentistoj mi enspezas monate 27 rbl. (ĉiu pagas po 4,5 rbl.). Krome, por la kuirado la ĉarpentistoj liveradas lignaĵon monate je la sumo proksimuma de 5 rbl. Dum tiuj kvar monatoj sekve nia enspezo estas sufiĉe bona; ĝi sumiĝas je 112 rbl. Kaj ni povas ĝui, kvankam en modera kvanto, la sezonproduktojn, berojn, pomojn, malkarajn ovojn, lakton, tomatojn, kukumojn ktp. Sed tiu ĉi bonstato multe kostas, ĉar 1. estas multa laboro por la patrino, 2. la malhigiena multeco de korpoj en malgranda ĉambro (kies alteco estas 1,84 m.) kaŭzas perdiĝon de eble duono de la valoro de l’ ripozo. Ĉar la aero de la kuirejo permesas noktumadon nur al kvar personoj, sekve en la loĝejo mem noktumas oko. Nur tiu ĉi turmento ebligas fliki la truojn kaj aĉeti plej necesajn aĵojn — vestojn, botojn…
Do, dum la aliaj ok monatoj (sept. ĝis aprilo) mia enspezo egalas 80 rubl.
Elspezoj:
| rbl. | |
|---|---|
| Loĝejo | 1.70 |
| ½% por la lernejo de plenaĝuloj | 0.35 |
| Hejtaĵo | 6.— |
| Petrol-lumo | 1.— |
| Esperanto (ĉar per esp. mi trovis la laboron, mi ĉiel eble dankas ĝin) | 2.— |
| Nutraĵo | 65.— |
| Div. negravaĵoj | 3.95 |
| Sume: | 80.— |
Kostoj:
| somere | vintre | |
|---|---|---|
| Litro da lakto | 0.20 | 0.30 |
| 10 ovoj | 0.50 | 0.80 |
| 1 kg. da sekalpano | 0.10 | 0.10 |
| „ „ tritikpano | 0.20 | 0.20 |
| „ „ sukero | 0.70 | 0.70 |
| „ „ pomoj | 0.25—0.50 | 1.50 |
| „ „ beroj | 0.50 | — |
| „ „ viando | 0.75 | 1.— |
| „ „ butero | 2.50 | 2.75 |
| ktp. |
Mi bedaŭras, ke en la regulan enspezadon mi ne povas enmeti profiton pro esp. tradukado. Ĝis nun la redakcio de nia urba ĵurnalo pripagis nur unu mian tradukon el kelkaj presitaj. Tiele mi enspezis dume nur kvar rublojn, kvankam aliaj K-doj sukcesis jam enspezi pli ol dudek rublojn. Estas domaĝo por nia poŝo, ke la redakcio ne povas presi tiom da materialo, kiom ni povas liveri.
Miaj labor-kolegoj kaj esperantaj K-doj miras, ke mi tro malofte vizitas kinon, teatron k. s. Sed kiam mi prezentas al ili la nombrojn, ili nur balancas la kapojn.
V. Piskunov, N. Novgorod (5432).
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
8. Karl Marks
Prezentante al vi en la vico de niaj historiteoriaj skizoj pri diversaj doktrinoj de l’ socialismo hodiaŭ mallongan resumon pri K. Marks, ni speciale volas atentigi niajn legantojn, ke en la “Biblioteko de Sennaciulo” aperis volumeto “Karl Marks, Lia Vivo, Lia Verko”, kiu iom detale, kvankam ne elĉerpe pro ĝia modesta amplekso, pritraktas vivon kaj doktrinon de la eminenta socialisto. Ĉi okaze ni rekomendu la cititan verketon varme al ĉiuj K-doj!
Karl Marks naskiĝis en 1818 en Trier (Rejnlando). Li vivis en ekzilo en Parizo, Bruselo kaj fine en Londono, kie li mortis en 1886.
[BILDO p.9 | 47,30,64,44] Desegnita portreto de Karl Marks kun densa barbo kaj hararo.
La doktrino de Marks estas klarigita en jenaj verkoj: Mizero de la filozofio (respondo al Prudon); Kritiko de l’ politika ekonomio; La kapitalo.
La fundamento de l’ sistemo de Marks estas la historia materialismo, per kiu li klarigas ĉiujn transformiĝojn de la homara socio pere de nuraj ŝanĝiĝoj en la produktado kaj en la cirkulado de l’ riĉoj. Efike de tiu ĉi neceso la kapitalisma socio nuntempa devas fine konduki al socio socialisma.
Por Marks, la mezuro de l’ valoro estas la laboro. Nu, la kapitalista entreprenisto, kiu aĉetas de la laboristo lian laborforton, povas akiri de li liverojn de laborforto pli altajn ol tiujn necesajn al li por teni sian vivon, kaj kreas tiele plusvaloron, kiu estas valoro produktita de la laboristo kaj forprenita je li.
La amasiĝo de l’ plusvaloro formas la kapitalon, kiu estas nur la sumo de l’ valoroj, je kiuj la produktanto estas senigita; senĉesaj amasigoj havas kiel konsekvencon la koncentrigon de l’ kapitalo en malpliiĝantan nombron da manoj. Sed kiam la laborista klaso, la Proletaro, estos atinginta la lastan ŝtupon de mizeriĝo, ĝi rompos sian sklavecon, kaj elproprigos siajn “elproprigintojn”. La kolektivista socio stariĝos. La dispartigo de l’ produktoj de tiam estos farata proporcie je la liveroj individuaj, mezurataj laŭ la plenumita laboro.
Tio estas la teoria verko de Marks. Lia propaganda verko estis grandega. Li aperigis kun Engels la Komunistan Manifeston¹, estis la animo de l’ Internacio kaj la ĉefa fondinto de la socialdemokratio en Germanio, de l’ germana socialista partio.
¹ Havebla en esperanto ĉe la Administrejo de SAT.
La Kolono de Vandom¹
Laborist’ sin klininte staras.
Sur la kolo faŝisto grincas,
Kaj aliuj supren ŝtuparas:
Policestro unue “princas”,
Pastro sidas pli supre, due
Mastro sidas oscedenue,
Super li — ministraĉ’ amiko
Kaj ankoraŭ pli supre — ŝika²
Pompa sidas fierregnestro,
Super li — de la pastroj estro,
Super ili la “dio bona”, —
Jen la “ŝtofo” de la kolono:
La proleton premantaj brikoj…
Ĉu ne pezas la ŝarĝ’, amikoj?!
La respondon mi scias bonan:
Frapu ĉiuj ni la kolonon,
Por ke la koloneg’ Vandoma
Plu ne estu turmento homa,
Por ke l’ brikoj kun bruo krevu,
Kaj la laca prolet’ sin levu.
Tiam iros li la estonton
Per gigantaj firmegaj paŝoj,
Kaj neniam alia premonto
Lin ekkaptos per feraj maŝoj.
N. S., Pargaĉevskij (11 746, sekt. 13-a).
¹ France: Vendôme. Tiu ĉi kolono troviĝas en Parizo sur la Vandom-placo, estis kreata de Napoleono kiel venksigno el bronzo de 1200 kanonoj kaj detruata dum la Pariza Komuno de la popolo, sed poste rekonstruata.
² Franca modvorto, transirinta en kelkajn aliajn lingvojn, por esprimi ion, kio estas bongusta (precipe uzata por vestoj, sed ankaŭ metafore).
[REKLAMO p.9] K. MARKS kaj FR. ENGELS La Komunista Manifesto Esperanta eldono de tiu fundamenta verko de la marksista literaturo. Prezo: 0.60 mk. g. Havebla ĉe Administrejo de SAT Leipzig O 27
— paĝo 10 —
74 — SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
La SAT-aparato servas
Leningrada SEU-organizo ricevis al festo de 11-jara jubileo de Oktobra Revolucio por transdoni al leningrada laboristaro salutleterojn el la urboj Zagreb, Lyon, Dresden, Berlin, Paris, Wien, Tallin, Riga, Göteborg, Derby. Ĉiuj leteroj estis alsenditaj je nomo de laboristaro. Tuj ĉiuj leteroj estis tradukataj, multobligataj kaj transdonataj al la tagĵurnaloj Pravda kaj Ruĝa Ĵurnalo, al multaj murgazetoj, al la radio-stacio. La 7-an de novembro ĉiuj leteroj efektive estis utiligataj ne nur en la gazetaro, murgazetoj kaj radiodisaŭdigo, sed ili ankaŭ estis laŭtvoĉe legataj en grandaj kunvenoj. Leningrada Komitato de SEU je nomo de la tuta leningrada proletaro petas min transdoni al ĉiuj Gek-doj alsendintaj salutleterojn varmegan proletan dankon, ĉar vi per viaj leteroj kune kun ni festis nian gravegan feston. Interŝanĝado per salutleteroj, per proksimiganta la proletaron materialo faras ne nur sian gravan rezulton, sed ankaŭ almilitas pli kaj pli grandan simpation al la laborista esperanta movado.
Ja, en ĉiu lando la laboristaro notas iun gravan tagon — je tiu tago ĉiu SAT-ano tuj devas eĥi; la tutmonda interŝanĝado per tiaspeca materialo devas esti enkondukata en nia ĉiutaga SAT-laboro. Oni devas eĉ anonci pri proksimiĝantaj plej gravaj tagoj en ĉiuj landoj. Tio devas esti farata ne okaze, sed konstante, laŭplane.
P. Tilin (9310).
Gekamaradoj!
Jam de 7 semajnoj K-dino Lehmann forlasis la administrejon pro malsaniĝo, kaj nun ni sciiĝas, ke ŝi ne revenos. La laboro por ni ambaŭ en la Adm. estis jam sufiĉe ŝarĝa. Certe kelkaj K-doj jam rimarkis, ke ni ne rapide respondis al iliaj koresp-aĵoj. Vere, K-doj, per la plej bona volo mi ne povas ĉion fari, ĉar mi ankaŭ nur havas du brakojn kaj nur unu kapon. Pasos ankoraŭ kelkaj semajnoj, ĝis ni retrovos la ekvilibron en la administrejo kaj denove ĉio funkcios kiel antaŭe. Pro tio ni petegas niajn Gek-dojn, kiel eble plej indulgi nin per multa koresp-ado, ĉar por tiu laboro tute mankas la tempo. La ekspedado de “S-ulo” tamen okazos tute akurate.
Adm.
Korekto. — En n-o 215, pĝ. 56, 1-a kol., 10-a linio de malsupre legu “prezentas” (anst. “oferas”).
AL LIBROTENISTINOJ — SAT-ANOJ!
La Direkcio de SAT serĉas por la Administracio en Leipzig perfektan librotenistinon; estas dezirate, ke ŝi estu sperta en bilancaferoj kaj scipovu stenografi kaj maŝinskribi. Memkompreneble ŝi bone sciu esperanton kaj estu preta sin tute dediĉi korpe kaj anime al nia komuna afero.
Ĉiu inda kaj kapabla K-dino el la tuta SAT-anio rajtas kandidati; iel estus preferinde, ke ŝi ne scipovu la germanan lingvon, por ke en nia Administrejo sonu devige la esperanta lingvo.
La salajro bazas sur la tipografia tarifo en Leipzig.
Interesatinoj ne prokrastu skribi ĉu al la Direkcio de SAT, 23, rue Boyer, Paris XX, ĉu al la Administranto en Leipzig.
EL NIA LETERUJO
Ni ricevis jenan leteron: “Oni ĉiam ankoraŭ ne povas alkutimiĝi al esperantigo de nomoj, familinomoj ktp. Kial oni ne esperantigas aŭ alinaciigas (? Red.) naciajn nomojn, sed uzas nomojn de sama lingvo? Esperantistoj same devas fari escepte adresoj. Sennaciece via N. Balodis (7714).”
Ni devas rimarkigi al tio, ke ni ne konas ĉiujn lingvojn, kaj ke tial necesas, ke la kunlaborantoj konigu al ni la elparolon, liverante siajn manuskriptojn.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
ALĜERIO. Alĝero. Post eksiĝo de la ĝisnuna Peranto la SAT-kunveno de 28. 10. elektis kiel Peranton K-don Nedjam Mohamed (8556), kiel Vicperanton K-don Bureau Louis (8555). — FRANCIO. Lyon. 14. 10. okazis aŭtuna propaganda festo. Inter du amuzaj partoj ni devigis la ĉeestantojn aŭdi paroladeton pri esp-o. Venis ĉ. 500 Gek-doj. Oni eniris senpage, sed loterio plenigis parte la prop. kason. Du kursoj malfermiĝis por komencantoj, unu por perfektiĝantoj. Aliaj funkcias en la ĉirkaŭurbo. Proksima festo okazos printempe. — GERMANIO. Hamburg-Altona. Ni partoprenis en radio-ekspozicio de Lab. Radio-Ligo per angulo k disdonis flugfoliojn. Funkcias 5 kursoj kun proks. 70 p. (inter ili 20 infanoj). Por nia koresp. vespero ni ricevis 20 PI el 6 landoj. La du plej belaj kartoj estis premiataj por gvidlibro tra la Hamb. sindikatejo. (2105.) — LITOVIO. Radviliškis. Antaŭ nelonge okazis parolado pri esp-o de S. Kazlauskas. Estis aranĝita ekspozicio de gazetoj k literaturo. Post la parolado okazis provleciono. Kursoj malfermotaj. (K. M.)
[REKLAMO p.10] La multkoloraj, ilustritaj poŝtkartoj de SAT estas unika provo, bilde esprimi nian idealon. En la korespondado kun varbotoj tiuj kartoj estos tre utilaj al vi. Tial aĉetu ilin ĉe la Administrejo de SAT, R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27. La kompleta serio, konsistanta el 5 diversaj kartoj, kostas 0,50 g. mk.
ĈE LA KATOLIKOJ
“Espero Katolika” (nov.) sciigas sub la titolo: “Grava danĝero de la neŭtraleco”, ke la kvazaŭ-oficiala organo de l’ Vatikano, la Osservatore Romano (Observanto Roma) en sia n-o de 31. aŭg. enhavis artikolon titolitan: “La bedaŭrinda agado de iuj esp-istoj”, en kiu ĉiuj estas pli malpli respondigataj pri la agado de siaj samlingvanoj. Menciataj estas precipe la gazetoj La Lernanto, Arbeiter-Esperantist, Sennaciulo k Oomoto, kiel “venene” agantaj kontraŭ la katolika eklezio. “Espero Katolika” faras la sole trafan konkludon, vokante la devizon ĉiam kaj ĉiam de ni vokitan al la laboristoj: For la neŭtralismon! La gazeto klopodas pli kaj pli apartigi la katolikajn esp-istojn de la neŭtrala esp. movado.
[BILDO p.10 | 64,35,91,41] Ornama kapdesegnaĵo: malfermita libro kaj plumo inter dekoraciaj randoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
La vojo al scienco de estonto. Akademiano A. Fersman. Eld. SAT. Bibl. de Sennaciulo, n-o 7. Form. 11×14, Pĝ. 56. Pr. 0,60 mk. g. Havebla ĉe SAT, Leipzig O 27, Colmstr. 1.
Sekvanta fakto plene konfirmas la antaŭdirojn de l’ aŭtoro pri rapideco de civiliza kaj scienca materia progreso: jam de januaro 1922, kiam estis verkata tiu libro, jam tiom ŝanĝiĝis sciencoj kaj kutimoj, ke tiu libro mem multloke ŝajnas malnova, malmoda. Sed la metodo ne ŝanĝiĝas. Pro tio la libro ĉiam restas aktuala. Tre oportunas legi tiun potencan resumon de homaj sciencoj, ĉar tro ofte ĉiu el ni iomete konas kelkajn sciencaĵojn, sed ĝeneralaj vidoj al ĉiuj sciencoj kune mankas, aŭ estas tute frenez-fantaziaj.
Ni prenu el tiu verko kelkajn frazetojn: “Mi vidas tiun ĉi sciencon (de estonto) kiel fortan ŝtatan mekanismon”, klarigas sciencisto Fersman, — ĉar tia forto ne povas resti en manoj de senkonsciaj profitemuloj, ĉar scienco bezonas tutmondan unuecon, ŝtatajn (komunajn) laborejojn, tutmondan ĝeneralan lernadon kaj publikigadon de ĉiuj eltrovaĵoj, anstataŭ stultega sekretemo de nunaj privataj sciencaj industrioj. “En tiu estonto, viv-konstruanto estos scienculo, — ne forŝirita de la ĉirkaŭa mondo, sed forte ligita kun ĝi.”
“Kvankam ankoraŭ ne kunlaboras antaŭnelongaj malamikoj (Entent’o kaj Germanio 1922 …), tamen mi vidas klare tiun duan vojon al scienco de estonto: la vojon de triumfa kunfandiĝo de popoloj sub la kreskanta potenco de internacia scienca organizo.” (Regado ne plu super homoj, sed nur super objektaro.)
“… Vojoj de komuna kolektiva laboro, de reciproka kompreno kaj de reciproka fido. — Ĉu helpos ĉi-tion unu komuna lingvo? Jes, ĝi preparos la vojon.”
Lingvaj rimarkoj: p. 8: “uzino”, malĝusta, anst. “fabriko”. — p. 9: sciencaj “mitingoj”, anst. sciencaj “kunvenoj”. Arkaikaĵoj: “futoj” kaj “pudoj”, miksitaj kun kilometroj kaj metroj pri longoj kaj pezoj. — Post 1922, Sovetio tute adoptis metran sistemon, feliĉe.
— paĝo 11 —
SENNACIULO — 75
Certa. — Ĉu la K-do tradukinto uzas “certa” en ĝia vera signifo: Neduba, — aŭ por “ia”, malkorekta uzo. (pĝ. 18, 31, 41). Tiu eraro tute ŝanĝas la signifon de tiuj frazoj.
Jief.
Libera Voĉo. Areto da laboristaj kaj migrulkantoj. Dua eldono. Eld. ALLE, WIEN XXI, Angererstr. 14. Prezo nemenciita. 32 pĝ. Form. 11×15 cm. — Ni ne komprenas, kial ĉiu LEA devas klopodi eldoni mem sian apartan kantaron. Ĉu niaj kantoj ne estas tiom internaciaj, ke oni povas uzi unuecan kantaron? Kaj krome oni ne posedas eĉ la minimumon da bonkonduto: oni ne mencias la fonton, el kiu oni ĉerpas diversajn kantojn. Ĝuste ALLE, kiu sisteme evitas ĉiajn amikajn rilatojn kun SAT, aliflanke ne hontas elpreni el la SAT-Kantaro “La Internacio, Ruĝa Standardo, Dubinuŝka” (ĉi lasta kun ŝanĝetoj faritaj de HESL) sen ia mencio pri deveno!!! Ne kontraŭante la enmeton de kelkaj migraj kantoj, kiujn bezonas nia migrema junularo, ni tamen ne vidas la “atentan zorgon, ke la kantoj havu karakteron laboristan” (laŭ la antaŭparolo de l’ kompilinto). “La Espero” (la oficiala neŭtrala himno) vere de ni ne povas esti konsiderata kiel “laborista kanto”! La kompilinto(j) de l’ kantaro portas tre grandan respondecon, ĉar ili devas antaŭvidi la rezultojn el ĝia uzado.
N. B.
Ilustrita Enciklopedio Liberpensula (pollingva). Eld. “Wolnomysliciel”, Lublin, poŝtk. 152 (Polio). Entenas ĉap. “Esp-o k Libera Penso”. Laŭdinda propag. de niaj Lublinaj K-doj!
MEMORNOTO
Priesper. artik. k notojn enhavis: Daily Herald, London, 9. 11., Der Deutsche Eisenb., Berl., 11. 11., Les Amis de la Nature (Naturamikoj), Strasbourg, okt., Accion Cultural, Sabadell, 16. 10., 1. 11. (tuta paĝo), Signalen, Stokh., 8. 11. (rubr.), L’Etincelle (Fajrero), Bruselo, 30. 10.
Peresper. artik. k leterojn enpresis: Travail, Lyon, 10. 11., Neue Ztg., München, 7. 11.
Pri la SAT-Kongreso raportis: Radeberger Ztg. u. Tageblatt, Radeb., 10. 9.
NIA POŜTO
10 637. — La formoj Germanujo, Germanlando, Germanio k. s. estas ĉiuj “korektaj”, tial ke de ĉiuj tuj kompreneblaj k ĝenerale uzataj. Ni lasas al niaj kunlaborantoj la liberecon uzi la formon, kiu pli plaĉas al ili. Se en manuskripto ni trovas la formon kun ujo ĉe landnomoj, ni ne forstrekas; sed estas fakto, ke la formo kun io estas preferata de la grandega plimulto de niaj kunlaborantoj. Laŭ la konsiloj de Zamenhof, ni lasas al la vivo la zorgon decidi, kiu el tiuj inter si konkurantaj formoj venkos.
La SAT-anoj mem ne iniciatis la uzon de io ĉe landnomoj, sed la neŭtrala UEA, kiam ĝi ne estis “oficiala” institucio de la Esp. Movado. Kiam ambiciemuloj atingis, ke UEA fariĝu of. institucio, la Akademio, alia of. institucio, k kiu malrekomendis la uzon de io, akre atakis la sintenon de UEA; rezultis, ĉi tiu lasta ne plu uzas de kelka tempo la neologismon io ĉe landnomoj.
Ni ne deziras, kiel la eldonanto de “Heroldo de Esp-o”, ke la Akademio oficialigu io; la demando ne ŝajnas al ni ankoraŭ sufiĉe matura kaj ni ripetas; laŭ la Zamenhofa vidpunkto ni lasas al la vivo la zorgon decidi. Post 10 jaroj eble oni povos tre klare ekvidi, ĉu ujo ĉe landnomoj estas vivebla formo aŭ ĉu ĝi fariĝis arkaismo.
La konservemo de la Akademio ne estas en si malbono: ĝi kontraŭpezas al la novigemo de kelkaj esperantistoj, kiuj tro subjektive rilatas al lingvaj demandoj. La vivo de nia lingvo estas tiel certigata per tiu ekvilibro inter konservema k novigema fortoj.
E. L.
Matura Ribelulo. — Kun granda intereso mi legis vian leteron. Cetere ĝi ne estas la unua similenhava, kiun mi ricevis. Ĉar vi estas bone informita pri la situacio en via mondparto, vi do povas ankaŭ facile kompreni, ke la sole ebla sinteno estas tiu, kiun ni nun observas. La manuskripton ni uzos kun kelkaj ŝanĝetoj.
E. L.
6600. — Ni sendis vian manuskr. al Moskvo. “A. kaj S.” aperis en oktobro. Ĉu vi ne vidis?
10 836. — Ni uzos vian artikolon.
11 534. — Vi forgesis sendi al ni la tekston de via anonco. Tuj sendu!
10 032. — Via anonco kostas 2,20 mk. g.
Al kelkaj. — Kvankam ni vendas la Protokolaron multe sub la memkostprezo, tamen ekzistas kelkaj K-doj, kiuj kredas ricevi rabaton al tiu broŝuro. La prezo estas 0,50 mk. g. Rabato ne ekzistas por ĉi tiu broŝuro.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
BULGARIO
— Fraŭlino Nadejda Raŝeva (21 j.), vil. Stralĝa, Jambolsko, dez. koresp. kun gejunuloj pri edukado k virina movado. Nepre resp.
ĈEĤOSLOVAKIO
K-do Vinzenz Brabetz, Oberleutensdorf, Seligerstr. 456, dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI, PM.
K-do Jaroslav Popelár, Pod Všemi Svatymi, 17, Plzen, dez. koresp. kĉl., PM, PI.
GERMANIO
K-do Walter Rüker (11 880), Gaswerk, Hirschberg i. Rsgb., dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata.
K-do Richard Theurich (13 235), Promenade 25/2, Hirschberg i. Rsgb., dez. koresp. kĉl. PI.
K-dino Dora Fischer, Promenade 25/2, Hirschberg i. Rsgb., dez. koresp. kĉl. L, PI.
K-do Richard Rönsch, Rathausplatz 11, Zittau i. Sa., dez. koresp. kĉl. Resp. garantiata.
K-do Otto Formann, äuß. Weberstr. 72, Zittau i. Sa., dez. koresp. PI, bfl. Certe resp.
K-do Adolf Hecht, Friedländerstr. 29, Zittau i. Sa., dez. koresp. kĉl. PM kontraŭ samvaloraj PM de Germanio. Tuj resp.
JUGOSLAVIO
K-do Gjuro Birmili (frizisto), Terazija, 25, “Kasina”, Beograd, dez. koresp. kĉl., krom Sovetio. PI, resp. garantiata.
— Atentu, precipe Sovetianoj! Ĉar mi estas tro ŝarĝita kun koresp-aĵoj k ne povas ĉ. resp., mi petas pardonon. Ĉirilo Gorĝeviĉ, Niŝka, 7, Prilep.
SOVETIO
K-do P. Ĥozov, str. Nikitinska, 171, Barnaul, Siberio (junlab.), dez. interŝ. PI, kĉl. Resp. garantiata.
K-do N. Ŝvecov, str. 2-oj Prudskoj, 25, Barnaul, Siberio, dez. interŝ. PI, bfl. kĉl. Resp. garantiata.
[REKLAMO p.11] Dolinska SEU-organizo deziras korespondi pri laborista movado, virina movado kaj pri kondiĉoj de l’ vivo de fervojistoj KUN ĈIUJ LANDOJ per leteroj kaj ankaŭ interŝanĝi per ilustr. gazetoj kaj ĵurnaloj. Nepre resp. Adresu: Dolinskaja, Krivo-Rogskogo okruga, al SEU-filio, Sovetio.
— Profteknika lernejo, str. 2-a Altajska, Barnaul, Siberio, dez. koresp. kolektive k individue pri div. temoj teknikaj k lernejaj. L, PK, PI, PM. Certe resp.
K-do N. Ŝĉogolev, str. Gogolevska, 162, Barnaul, Siberio, serĉas gekoresp-antojn en Anglio k Germanio, koresp. angle, germ. k esp., interŝ. lingvo-materialon, L, PK, PI, kĉl. Resp. garantiata.
— Kojzavod, N-2, Leduzin, 2, Barnaul-Adgljaden, Siberio, esp.-rondeto de gelaboristoj-ledistoj k geoficistoj dez. interŝ. pri ĉ. temoj kĉl. L, PK, PI. Resp. garantiata. Skribu abunde!
K-do N. Novokreŝĉenov, str. Proletarska, 117, Barnaul, Siberio, dez. interŝ. PM, kĉl. Resp. garantiata.
K-do G. Rudomjoto V., str. Proletarska, 117, Barnaul, Siberio, dez. interŝ. PI, bfl., ĵurn., gaz. kĉl. Resp. garantiata.
— 1-a Sovet-lernejo, str. Korolenko, Esperanto-Rondeto, Barnaul, Siberio, dez. koresp. kolektive k individue kĉl. junularo k lernantaro pri lernejaj temoj, L, PK, PI. Certe resp.
— Lab Klubo “Profintern”, Vas. ostr. 9, linia, 50, Leningrad, 4, dez. koresp. kun gelab-istoj el ĉl. pri div. temoj, interŝ. gaz., interesindaĵojn. Resp. garantiata.
— Lab. Klubo “Jakovlev”, Vas. ostr. 13, linia, 40, Leningrad, 4, serĉas koresp-adon en ĉl. pri div. temoj, sendas gaz., fotojn ktp. Resp. garantiata.
K-dino Anja Pahomova, Tverskaja Gliniĉŝevskij, 3, kv. 94, Moskvo, 9, dez. koresp. kĉl., PI, bfl. Certe resp.
Adresŝanĝo. — K-do A. Sokolov, Dokuĉaev per. 7, kv. 14, Moskvo 10 (stratŝanĝo). — Interŝ. L, gaz. kun gefervojistoj k komjunuloj el ĉl.
— Lernantoj de fervoja lernejo dez. koresp. kĉl. lernantoj k pioniroj, interŝ. PI, bildojn, gaz. Resp. garantiata. Adr.: K-dino M. Grabenko (por lernejanoj), st. Djankoj, Krimeo.
USONO
K-do Pedro Epifanovich, Box, 47, International House, 500 Riverside Drive, New York, City, dez. koresp. kĉl. k ricevi rusajn ilustr. gaz.
— paĝo 12 —
76 — SENNACIULO
[REKLAMO p.12] ATENTU! 30 GEJUNULOJ (15—18 jaraj) komencis lerni esp-on k dez. koresp. pri diversaj temoj kun gejunuloj el tutmondo kolektive k individue. Resp. garantiata. Adr.: Moskvo, Bol. Pirogovskaja, 6-aja ŝkola Ĥono, kruĵok esperantistov.
[REKLAMO p.12] Fine! La “Universala Esperantistigilo” estas tute finita! Laŭ la opinio de la esperanta gazetaro la verko estas — “geniaĵo”, “juvelo pedagogia”, “majstroverko”, “pedagogia mirindaĵo”, ktp. S-ro Herbert M. Scott, redaktoro de “Amerika Esperantisto” kaj ano de la Lingva Komitato, diras — “Ĝi estas la ‘rekta’ metodo ‘par excellence’ ellaborita ĝis-ekstreme.” La kompleta kurso konsistas el dek libroj (lecionoj), pli ol 300 paĝoj kaj vortoprovizo de ĉ. 1,500 pretaj vortoj, el kiuj, kompreneble, per aplikado de la vortfaraj principoj de la lingvo, miloj da pluaj vortoj estas formeblaj. Ĝi enhavas 2,300 originalajn bildojn, kiuj klarigas ĉiun el la 1,500 vortoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepoziciojn, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn, ktp. Jen do estas valora donaco por kristnasko kaj por ĉiu alia tago de la jaro. La unua leciono enhavas klarigojn en diversaj lingvoj. La jenaj nun estas haveblaj — — Angla, Araba, Belga, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Estona, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Kataluna, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa (aliaj lingvoj estas preparataj). Menciu la deziratan lingvon ĉe via mendo, kaj ne forgesu skribi vian adreson per presliteroj, ĉar tempo tute mankas al ni por deĉifri hieroglifojn. La prezo de ĉiu leciono aŭ libro estas 0.15 usona dolaro, aŭ $ 1.50 por la tuta kurso el dek libroj. Ni pagas la afrankon. Ni sendos al ĉiu esperantisto tute senpage nian nove konstruitan “korelativilon”. Nur turnu la diskon- ZIP… kaj la vorto klariĝas al ĉiu naciano, tute egale ĉu oni estas Franco, Turko aŭ Eskimo. Benson School of Esperanto, Inc. 518 Broad St., Newark, N. J., USA.
[REKLAMO p.12] RADIO AMATOROJ Radio-Buro de Ĥarkova Distrikta Soveto de Profsindikatoj organizas korespondadon por radio-amatoroj. ĤARKOVA RADIO-AMATORO ATENDAS VIAJN LETEROJN! Adr.: USSR, Ĥarkov, Dvorec Truda, kv. 63, Radio-Buro.
[REKLAMO p.12] ISK — INTERNACIO DE SOCIALISTA KUNBATALO La politika revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam aktualajn problemojn de l’ klasbatalo montrante la veran karakteron de la kapitalismo kaj la necesajn paŝojn por forigi la ekspluatadon. Tiu ĉi revuo estas gravega batalilo por niaj socialistaj ideoj kaj devas esti abonata de ĉiu aktiva K-do. Abonprezo kvaronjare nur 0,60 mk. g. Provekzemplerojn vi senpage ricevos de ISK-Expedition, Schlüchtern Nr. 4 (Bezirk Kassel), Germanio
[REKLAMO p.12] Kiu deziras havi tute objektivan plenan bildon pri la kultura vivo en USSR, pri literaturo, arto, teatro, kino, popolmoroj ktp. de la Sovetaj respublikoj, abonu la riĉenhavan, multilustritan revuon “INFORMA BULTENO” de VOKS (Tutsovetunia Societo por kulturaj interrilatoj kun eksterlando; rusa mallongigo — “VOKS”). Aperas la kvaran jaron en 3 eld.: angla-, franc- kaj germanlingva. Abonpago: 2 dol. amer. por 1 jaro, 1 dol. por ½ jaro, 0.60 dol. por ¼ jaro. Unu numero 0.10 dol. “Informa Bulteno” de VOKS estas la sola revuo en germana, franca aŭ angla lingvo, kiu donas en ĉiu numero resumon en esperanto pri la enhavo. Ĉiu esperantisto devas aboni la “Informan Bultenon de VOKS”. La “Informa Bulteno” de VOKS estas precipe utila por ĵurnalistoj, sciencistoj, teatramantoj, edukistoj, kulturuloj ktp. Postulu senpagan specimenon de “Informa Bulteno” de VOKS. Abonon kaj pagojn adresu al: Rich. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, Poŝtĉekkonto n-o 6835. Redakcio: Moskvo, Mal. Nikitskaja, 6, “VOKS”, Presfako.
[REKLAMO p.12] Pianisto kaj kulturlaboristo K-do K. Pavlov dez. koresp. pri muziko, kultura laboro k vivmaniero. Resp. garantiata. Adr.: Sovetio, Rostov/Don, Puŝkinskaja 68.
[REKLAMO p.12] ATENTON! Simferopola Lab. Klubo “Pisĉevik” interŝ. L, PK kun lab. org. k apartaj K-doj el ĉ. landoj pri ĉ. temoj. Resp. garant. Ĉiu estos rekompencita per afiŝoj, libroj, portretoj ktp. laŭvole. Adr.: USSR, Krim, Simferopol, ul. Trocki, Klub “Pisĉevkus” [?], kruĵok Esperanto.
[REKLAMO p.12] Germanlingvanoj lernantaj la francan lingvon; kiu pagus por mi la jarkotizon al SAT k abonon al “S-ulo”? Mi sendos kurson por franca lingvo “Metodo Mertner” 6 volumoj pezas 1,45 kg. Skribu al Jean Wutte, Oberbetschdorf, Bas-Rhin (Francio).
[REKLAMO p.12] Libro reviziita de Lingvo-Komitatanoj Supera Kurso de Esperanto de D-ro Leop. Dreher, L. K. lernolibro por progresintoj, nur en esperanto, uzata ĉiulande de perfektigaj kursoj kaj memlernantoj. La tuta lernolibro-legaĵoj, klarigoj, gramatiko, taskoj ktp. estas faritaj en pura, facile komprenebla lingvo. Fonto de instruo pri fonetiko, sintakso, rimarto, stilo. Prezo: 1 sv. fk. Mendu pere de SAT-Administrejo (krom Sovetianoj!) aŭ rekte ĉe D-ro Leopold Dreher, Krakow, Starowislna 37, Poll.
[REKLAMO p.12] ATENTU! La SAT-anoj de Radeberg petas la SAT-anaron tutmondan sendi al ni materialon por aranĝota ekspozicio. Respondo garantiata. Adr.: K-do Willi Blüher, Bismarckstr. 2, Radeberg i. Sa. (Germanio).
[REKLAMO p.12] ATENTU la tuta esperantistaro! La klubo de Plåtförädling (fabriko por varmradiatoroj) en Hölsingberg, Svedio, aranĝos internacian letervesperon la 28. 12. 28. Skribu multnombre, ĉar ni certe resp. vin. Adr.: K-do Werner Svensson, Gustav Adolvsgatan 43, Hälsingborgo (Svedio).
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Sur vojo al kvara milo | 65 |
| La homaj rajtoj | 66 |
| Hodiaŭ en Bulgario (VI) | 66 |
| La mizerega industri-distrikto Valdenburg en Malsupra Silezio kaj ties suferanta laboristaro | 66—67 |
| Leonard Nelson | 67 |
| El mia taglibro usona | 68 |
| Vivo de revoluciuloj en Polio | 68—69 |
| Iom pri la kooperativa movado en Svedio (daŭrigo) | 69—70 |
| Kooperativa movado en Portugalio | 70 |
| Germanaj kapitalistoj pekas kontraŭ leĝo, kiun ili mem kreis | 70 |
| Fervojista vivo en Britlando | 70 |
| Laborista vivo en Argentino | 71 |
| Faktoj kaj komentoj | 71 |
| Laborista mizero en Brazilio | 72 |
| Mallongaj Notoj | 72 |
| La virino en Turkmenio | 72 |
| Mia buĝeto | 73 |
| El la historio de l’ Socialismo | 73 |
| La kolono de Vandom | 73 |
| Tra Esperantio, Korespondado | 74—76 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 219, 13-a de decembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 219 — APERAS SEMAJNE — 13. Decembro 1928
[BILDO p.1 | 31,5,45,12] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
EL POST LA ARKTA LINIO
Ne ofte niaj K-doj legas en “S-ulo” ion pri la arkta regiono, precipe ĉar nur malmultaj havis la okazon transiri la geografian linion de la arkta cirklo. Tial mi esperas trovi la intereson de la legantoj pri mia oficvojaĝa skizo en tiun regionon.
La malproksima arkta cirklo! Sed vidu, nek piede, nek per nordhundoj aŭ en alia primitiva maniero mi transpaŝis kaj lasis malproksime post mi la cirklan linion. Estis komforta kaj vasta kupeo de poŝtvagono, veturanta el Leningrado al Murmansko, kiu troviĝis je mia dispono.
Kiel poŝtisto en poŝta vagono pendolante inter la cititaj punktoj, mi dufoje monate havas la “feliĉon” transpaŝi la faman linion kaj viziti Murmanskon, tiun plej nordan havenurbeton de Sovetio.
[BILDO p.1 | 27,49,70,70] Foto de grego da nordaj cervoj sur ebenaĵo, malantaŭe du konusformaj tendoj. Subskribo: Brutaro el nordaj cervoj
Estas la 7-a horo matene de l’ 6. oktobro, kiam nia vagonaro alproksimiĝas al stacieto, kies nomo “Arkta Cirklego¹” rimarkigas al la vojaĝanto, ke la grava momento alvenis. Mi malfermis la pordon de l’ vagono, sed, kompreneble, nenion atentindan mi ekvidis, krom dikneĝa tavolo kun leporaj postsignoj sur ĝi. Kie do estas la linio mem? Sed ho! Ĉar ĝi ja ne estas fakta, sed nur geografia, do senteto de malkontenteco — estu for!
Nun nia vagonaro laŭlarĝe Laplandon estas transpaŝanta, kaj miaj okuloj streĉe serĉas arktaĵojn. Fine mi en tio sukcesas. Ĉe unu el la stacietoj (nome — “Ohta-Kanda”) antaŭ la fenestroj de la ekhaltinta vagono al miaj rigardoj prezentis sin jena nordbildo: Kvar belaj nordcervoj, primitive jungitaj al same primitiva malpeza glitveturileto; kaj apud ili staris lapo¹, de la kapo ĝis piedoj vestita per feloj. La bildon kompletigis nordhundo envolviĝinta neĝon apud la piedoj de l’ lapo.
Mi ne povis min deteni por ne elvagoniĝi kun la intencoj — unue kontentigi mian scivolemon pri la stranga vidaĵo de jungitaj bestoj kaj due alparoli la lapon.
Ĉirkaŭite de kelkaj pasaĝeroj el la vagonaro, la bestoj staris tute trankvilaj, okulvideble alkutimigitaj al vido de homfiguroj. Ili nur ne permesis mankaresi ilin. Du cervoj havis belajn kaj grandegajn kornojn, kiuj ŝajnis kaŭzi trolaciĝon por iliaj portantoj, la cervokapetoj. En neĝo, antaŭ la bestoj estis ĵetita longa lignostango, kiu estas instigilo por ili, kaj tiu ĉi fakto (la kuŝado [?] de stango) lasas ilin resti kvietaj. Sed, se la lapo prenus la stangon, la bestoj tuj ekmaltrankviliĝus, vicordiĝus kaj ĵetus sin por kuri, trenante post si la glitveturileton.
Belaj bestoj! Bela vidaĵo! Sed anstataŭ ĝui tion, mi sentis tute kontraŭon. En mi ekmovetiĝis la sento de kompato al la belaj kaj liberemaj estaĵoj, sklavigitaj per ligna stango kaj de la homaj senkompateco kaj egoismo. La “eterna kaj natura batalado de fortaj kontraŭ malfortaj” kaj la “rajto de forto”, jen kio memoriĝis al mi ĉe la vido de la sovaĝaj bestoj servigitaj al la homo.
Alparolante la lapon, duone ruslingve, duone per fingrosignoj, mi nur komprenis, ke li venis al ĉi tiu stacio el malproksimo, por vendi cervoviandon kaj aĉeti nutraĵon. Lia “hejmo” distancas ĉ. 100 km. de la loko, kaj estas notinda la fakto, ke por trapasi la distancon ne ekzistas iu vojo. Evidentiĝas, ke liaj cervoj tute ne bezonas iun vojon, bonege kaj rapide veturigante lin tra la netuŝita neĝtavolo. Malfeliĉaj bestoj! —
La urbeto Murmansko distancas 1450 km. de Leningrado kaj estas lokita sur la Kola-duoninsulo (400 km. for de la arkta linio), ĉe la Kolagolfo, kiu ĉeborde ne glaciiĝas. La Nordan oceanon mi ne sukcesis observi, ĉar ĝi estas ĉ.
¹ Ruse: Polajrnij Krug.
¹ Ruse: loparj.
— paĝo 2 —
86 SENNACIULO
65 km. distance de Murmansko. Tamen mi estis rekompencata pro tio, per observado de alispeca arktaĵo. Mi sukcesis vidi rebrilegon de la arkta lumo. La fenomeno faris je mi grandegan impreson.
Oni devas imagi la nigre-nigran nordan nokton. Subite, norddirekte, ekflamiĝas stranga arksimila, nepriskribeble bela strio de iu lumo, laŭkolore simila je la fajrero de la tramkablo (? Red.). Mi ne sukcesis satĝui tiun vidaĵon, ĝis ĝi jam aliformiĝis je laŭforme sunsimilaj radioj. Diversformiĝante la aliformiĝado daŭris, ĝis, samsubite, la arkta lumo malaperis…
Mi estas konvinkita, ke la gelegantoj demandos: “Ĉu ekzistas esperanta movado en la regiono post la arkta linio?” La demando estas jese respondebla, ĉar malgraŭ tio, ke mi ĝis nun ne havis tempon por interkonatiĝi kun arktaj esperantistoj, tamen du faktoj konfirmas mian aserton: unue, la esperantaĵoj, kiujn mi, kiel poŝtisto, vidas ne malofte, vojaĝante al malgrandaj stacioj de la fervoja linio, kaj due — la Jarlibro de SAT.
[BILDO p.2 | 39,14,64,34] Skiza mapo de Skandinavio, Finnlando kaj nordokcidenta Rusio kun la fervojo Leningrado–Murmansko. Nomoj: Norda Oceano, Murmansk, Kola, Skandinavio, Finlando, Kem, Arĥangelsk, Petrozavodsk, Leningrad, Balta Maro, Riga, R. S. F. S. R., Moskvo, Volga, Niĵni-Novgorod. Legendo: Limo de Sovetlando; Fervojo.
J. Grigorjev (11 200).
SOCIALISMO EN ISLANDO
Islando estas loko interesa por turisto, geologo kaj historiisto. Por ni estas interesa la progreso de la socialista ideo tie.
Islando, laŭ grandeco, estas la dua insulo en Eŭropo, iomete pli granda ol Irlando. Ĝi estas ĉefe glacia regiono; sur la altaĵoj troviĝas tre grandaj glaciriveroj. Ĝia loĝantaro, 101 764 homoj, vivas plej parte laŭlonge de la marbordo. En la ĉefurbo, Rejkjaviko, loĝas 21 000 homoj. Krom ĝi estas ankoraŭ ses urboj. Farmado kaj fiŝkaptado estas la ĉefaj industrioj. Grandaj kvantoj da fiŝo, freŝa kaj salita, ankaŭ ŝafviando, estas eksportataj. Multe da ponioj¹, por laboro en minejoj, estas forsendataj. Hordeo kaj tritiko ne maturiĝas tie. Aveno kreskas nebonkvalita, kaj verda ĝi estas donata al brutoj. Herbo, terpomoj kaj napoj bone kreskas. Nenie dum aŭtomobila veturado mi vidis arbojn, sed oni asertas, ke arboj tie ekzistas. Malpli ol 1% de la tero estas kulturata, la cetero estas naturaj paŝtejoj, glaciriveroj, kampoj da lafo kaj dezertoj. Ĉe kelkaj lokoj estas fermineralaĵo, ne komerce ekspluatebla. Ŝtono por domkonstruo estas preskaŭ nehavebla. La lafaj rokoj estas pororiĉaj kaj rompiĝemaj, pro tio ne taŭgaj por domoj. La plimulto da domoj estas konstruita el ligno kun tegmentoj el sulkita fero, kaj la fundamentoj estas el betono. Ferbetonaj konstruoj nun fariĝas oftaj. Preskaŭ ĉia materialo por domkonstruo devas esti importata, tio kaŭzas altajn prezojn. Meze, lupagoj estas triono de la familia enspezo; pro tio la vivkostoj estas altaj. Kvankam estas tiuj malhelpoj, tie ne ekzistas la terura malriĉeco, hontiga en landoj, kie naturaj riĉaĵoj estas multe pli abundaj. Nenie mi vidis malbone nutritan infanon aŭ mizeregulon, nek en urbo, nek sur kamparo. Dum naŭ monatoj en jaro estas laboro por ĉiu, aŭ ĉe fiŝkaptejoj aŭ sur la kampoj. Fakte, ne estas sufiĉe da laboristoj por ŝafbredejoj. Ĉar, laŭnombre, estas po ponio du homoj, po bovino kvar, kaj pli ol kvin ŝafoj por ĉiu loĝanto; oni povas kompreni, kioma estas la tasko kaj laboro por kamparanoj. La klimato somere ĉe la suda marbordo similas al tiu ĉe la insuloj Orkni (angle: Orkney, Skotlando), kaj vintre ankaŭ estas ne multe pli malvarme. Norde, ĉe la parto, kiu eniras la arktan zonon, la kondiĉoj estas pli rigoraj, sed ne tiom, kiom oni povus supozi.
¹ Raso de fortikaj malgrandstaturaj ĉevaloj. Liliputaj ĉevaloj.
LA PLEJ MALNOVA PARLAMENTO
Islandanoj havas la plej antikvan en la mondo demokratan parlamenton. Althing (parlamento) unue kunvenis en jaro 930, kaj festos sian miljaron de ekzistado post dudek monatoj. Ĝis 1920 ĝi estis institucio ĉefe administra, ĉar Islando estis sub la dana regado. Ĝis tiam la partioj okupis sin ĉefe pri akiro de aŭtonomio. La konservativuloj estis pordanaj (kiel ili estas ankoraŭ en insuloj Faroaj, norde de Skotlando), kaj la liberaluloj kaj iliaj kunliganoj estis Islandaj Naciistoj. La nova konstitucio malfermis vojon, sur kiu estas eble (kiel en Irlando) organiziĝi laŭpartie por solvo de ekonomiaj problemoj. Althing havas hodiaŭ plenan sendependecon kun escepto pri internaciaj aferoj, pri kiuj decidas Danio. En 1940 la du registaroj rekonsideros ĉi tiun escepton. Ĉiu virino kaj viro, pli ol 35-jara, havas balotrajton por parlamenta elekto. Ĉiu 25-jarulo havas rajton baloti ĉe urbaj elektoj. Estas 42 parlamentanoj, — el ili 14 sidas en la Supra Domo kaj 28 en la Suba; 32 estas elektataj en distriktoj ekster Rejkjaviko por kvar jaroj; 4 estas elektataj laŭ proporcia reprezentado en Rejkjaviko. Ses membroj estas elektataj de la tuta elektantaro por ok jaroj al la Supra Domo laŭ proporcia reprezentado. Tiuj ses kaj la tridek ses membroj de la Suba Domo poste elektas ok el sia nombro por iri al la Supra Domo, tiel kompletigante ĝiajn 14 membrojn. Persone, mi favoras la ideon de Unu-Ĉambra Registaro, sed, se devas ekzisti Dua Ĉambro, la Islanda sistemo, ŝajne, estas sufiĉe justa kaj ebligas al ĉiuj partioj justan ŝancon de reprezentado. Estas unu virina parlamentano, de Konservativa Partio.
LIBERALISMO ESTAS SENVIVA
Liberalismo jam ne ekzistas. Unu parlamentano, kiu elektiĝis kiel sendependulo, estas konsiderata kiel la lasta reprezentanto de l’ liberalismo. Nuntempe la parlamento estas jena: — Farmista aŭ Progresula) Partio 19, Konservativuloj 17, Socialistoj 5, Senpartia 1. La Farmista Partio estas reganta de 1927 kaj kutime estas subtenata de l’ socialistoj, sed la lastaj gardas sian plenan sendependecon kaj rifuzas akcepti iun oficon. Ĉiu parlamentano ricevas salajron dum sidado de l’ parlamento kaj ankaŭ ricevas veturelspezojn.
La Islanda Socialista Partio estis formata en 1916 kaj en 1919 sendis sian unuan parlamentanon al Althing. Spite tio, ke neniu malpli ol 35-jara rajtas baloti, kaj spite tio ke kelkaj farmistaj kaj konservativulaj kandidatoj estas elektitaj en tre malgrandaj distriktoj, ĝi havas kvin membrojn. Ĉe la lasta ĝenerala elekto, la Socialistoj akiris 6 500 voĉdonojn, aŭ 20 % de la elektantaro. Niaj K-doj asertas, ke triono de la plenaĝa loĝantaro estas socialista. Estas rimarkinde, ke ĉe balotoj por urbaj administrantoj (voĉdonantoj komence de l’ 25-a jaro) la voĉdonoj por la socialistoj estas multe pli nombraj, ĉar la junaj virinoj kaj viroj havas pli akran politikan komprenon. En tri el sep urboj estas socialista plimulto kaj en Rejkjaviko du pluaj socialistoj donus al ili la plimulton.
Bonega socialista ĵurnalo, “Alpydubladid”, estas eldonata en la ĉefurbo sub la lerta redaktado de Haralds Gudmundsson, la socialista parlamentano por Isafjordur, konata oratoro en plena forto de sia juneco. Ekzistas ankaŭ tri
— paĝo 3 —
SENNACIULO 87
provincaj socialistaj semajnaj kaj unu kvaronjara gazetoj. La estranto de la Partio estas K-do Baldvinsson, kiu sidas en la Supra Domo, laŭ elekto de la tuta elektantaro. En Rejkjaviko estas tre sukcesa vespera lernejo. El ĝi junaj propagandistoj disiras al la plej izolaj lokoj. La Labora Partio estas nuntempe organizita simile al Metiaj Unuiĝoj. Preskaŭ ĉiu maristo sur dragŝipo, fiŝkaptisto, metiisto en urbo kaj kamplaboristo, estas socialisto. Multaj el la luteranaj pastroj, preskaŭ ĉiuj junaj instruistoj kaj registaraj oficistoj, kelkaj kuracistoj kaj leĝistoj estas nuntempe deciditaj subtenantoj de la nova socia ordo. La junaj farmistoj, kiuj restadas dum vintro en la urboj, estas inspiritaj de la nova entuziasmo. — — —
D. N. Mackay. El Skota gazeto “Forward” (8. 9. 28), publikigita en Glasgovo, tradukis E. E. Y.
★
Faktoj kaj Komentoj
Internaciaj reefikoj
La granda lokaŭto en Rejnlando-Vestfalio daŭras. 75 fornegoj estas estingitaj, kio signifas malpliigon de l’ ĉiutaga produktado je 35 000 milkilogramoj da krudferaĵo kaj 43 000 milkilogr. da ŝtalo. Tial la grandindustrio estas devigata lasi al siaj franca, angla, belga ktp. konkurantoj la eksteran merkaton. Ĝi povas permesi al si tion, ĉar laŭ la bazo de l’ Ŝtalkartela konvencio la germanaj entreprenistoj havas rajton je monpremio por ĉiu milkilogramo da diferenco inter sia reduktita efektiva produktado kaj la kvanto fiksita al ili de l’ Kartelo. La metalindustrio de l’ aliaj landoj rapidas plimultigi sian produktadon kaj priliveri la merkatojn delasitajn de Germanio. Franca kaj belga ferindustrioj troviĝas en prospera situacio. La angla ferindustrio, kies situacio estis malfacila dum jaroj, trovas okazon por transpreni parton de la vendejoj lasitaj de la germanoj.
Kaj kion tio signifas? Tio signifas, ke la francaj, belgaj kaj anglaj sammetianoj agas kvazaŭ strikrompantoj rilate al siaj germanaj kolegoj. Kaj tia stato daŭros, ĝis la laboristoj komprenos, ke ili devas unuiĝi super la landlimoj; ĝis ili imitos la SAT-anojn, lernos esperanton kaj ignoros la landlimojn.
La estonta milito
En la revuo La Milito, eldonata en Berlin, F. C. Enders skribas pri la morgaŭa milito i. a. jenon: “… la militado tute ne plu necesigos tiom da homoj kiom antaŭe, kaj ankaŭ eventuala opozicio devenanta el pacifista movado kontraŭ la militservo neniel povas malhelpi la militon. La nombro da homoj hodiaŭ necesaj por transformi la grandajn malamikajn urbojn en tombejojn kaj buĉi centmilojn da loĝantoj malamikaj troviĝos inter la volontuloj de ĉiu ŝtato… Ĉiu aviadilo povas porti proksimume ses cent gaspafaĵojn, kaj se ĝi sukcesas ĵeti ilin trankvile, kio estas tre facila dum nokto, ĝi povas (per tiu ĉi sola ŝarĝo) detrui urbon da ducent mil loĝantoj…”
Ĉu ni trankvile rigardu kaj atendu, ĝis efektiviĝos tiuj teruraĵoj? Ne, ni penadu krei kaj fortikigi tutmondan laboristan solidarecon, krei tutmondan interligon, detrui la naciecan ideologion; unuvorte oni devas fari grandskale, kion SAT faras sur tro malvasta kampo.
CIŜKA HARTNI
Poeto kaj civitano
(Okaze de la 20-jara jubileo de lia verkista laboro)
Ciŝka Hartni (vera nomo: Dimitri Jilunoviĉ) apartenas al la rondo de malnovaj ĝis revoluciaj poetoj de Blankrusio. Tiu rimarko estas grava pro tio, ke la cara registaro, kiu estris en Blankrusio, ĉiurimede malpermesis kaj malhelpis la agadon de poetoj kaj verkistoj, kaj malpermesadis eldonon de libroj en blankrusa lingvo. Ofte oni donis permeson al blankrusaj verkistoj, eldoni siajn librojn en “serba lingvo” — kaj la verkistoj aperigis ilin blankruse.
[BILDO p.3 | 36,32,62,53] Portreta foto de kalva viro kun rondaj okulvitroj kaj lipharoj, en kostumo kaj kravato.
Ciŝka Hartni samtempe estis poeto kaj civitano. Li estas filo de malriĉaj vilaĝanoj el vilaĝeto Kopil en Minska distrikto. Depost sia dekdua jaro li estis paŝtisto. Dum kvin jaroj li somere paŝtis brutaron kaj vintre vizitis lernejon, kie oni instruis lin en alia fremda — rusa lingvo. Fininte kvarjaran popolan lernejon li komencis lerni ledistan profesion. (Li preparis ledojn por botoj.) Samtempe li partoprenis la revolucian movadon. Li estis unu el la plej aktivaj membroj de Social-demokrata laborista organizo en Kopil kaj redaktis tie partian manskribitan ĵurnalon “Voĉo de Malsupro”, kaj poste same manskribitan “Libera Penso”. Lia organizo sendis al la 3-a Regna Dumo (parlamento) en Rusio postulon je libero por blankrusa popolo.
En 1908 li komencis sian literaturan verkadon en gazeto “Naŝa Niva”, kie li presigis siajn versaĵojn. Iom poste li estis redaktoro de blankrusa bolŝevika gazeto “Dzjannica” (Leningrad) kaj “Soveta Blankrusio” (Minsk). En 1919 li estis unua prezidanto de Blankrusia Socialista Soveta Respubliko. Nun li estas prezidanto de Societo por kulturaj interrilatoj kun eksterlando (VOKS) kaj vic-popolkomisaro de popola edukado en BSSR.
Sian proletecon socian li enportis sian poezion. En vilaĝana (laŭ enhavo) literaturo li enkondukis laboristajn motivojn. Unuafoje en literaturo aperis versoj priskribantaj ankaŭ la malfacilan sorton de l’ laboristo. La ledista vivo estis tre malfacila kaj malutila por sano. Ofte pro malmulta salajro la laboristoj vagis de unu mastro al alia aŭ vagis serĉante laboron… Tun vivon Hartni prikantis en sia poezio.
Ciŝka Hartni kreis jenajn verkojn: “Piesni, Ondoj de l’ Vivo” (dramo, 1918), “Kantoj de l’ laboro kaj batalo”, aro da versaĵoj, “Sukoj de l’ virga tero” (3-voluma romano), “Gadoj sur ondoj”, “Aleoj”, k. a. En la romano “Sukoj de l’ virga tero” li donas grandan bildon de la vilaĝa (1-a parto) kaj urba, laborista vivo (2-a volumo). Familia dramo en tiu romano, same kiel en aliaj verkoj de C. H. iom post iom alkondukas al socia dramo. En vilaĝo li pentras bataton inter riĉularo kaj malriĉuloj, en urbo li donas efikajn bildojn pri l’ urba laborista vivo. Notu, ke la laborista vivo en urboj de Blankrusio dum la cara reĝimo estis speciale interesa, ĉar mankis granda industrio!
Bonege Hartni montris la detruan forton de l’ Revolucio, kaj poste en versoj li montris same bone la konstruan forton de l’ venkintaj proletoj. La liriko de l’ poeto havas multajn tre belsonajn motivojn.
C. Hartni, estante samtempe revoluciulo-bolŝeviko kaj verkisto-poeto, ĉiam metis sian verkadon je la servo de l’ batalanta Proletaro. C. Hartni estas la unua proleta verkisto en Blankrusio. Li multon donis kaj ankoraŭ multon donos al proleta literaturo de Blankrusio. Saluton al la jubileulo de la esperantistoj SAT-anoj! D. Snejko.
Korekto. — Enŝoviĝis en n-o 217 sencmalklariga preseraro: Pĝ. 71, 3-a kol., 8-a linio de malsupre, oni legu “aliaj” anst. “iliaj”.
— paĝo 4 —
88 SENNACIULO
HEJMO POR VAGULOJ
Kun tornistroj sur la dorsoj, mia edzino kaj mi alvenis matene en Linz, Aŭstrio. La kelkaj interbabilantaj senlaboraj K-doj en la loka esperanta laborista klubo kun ĝojo akceptis nin, kaj rapide ili aranĝis, ke ni loĝu en Urfahr, kvartalo de Linz, en la Junulara Hejmo. Tiu tre interesa hejmo, subtenata de Metiaj Unuiĝoj, estas fondita de antaŭa socialista urbestro por doni ŝirmon dum kelke da tagoj al membroj de diversaj laboristaj organizoj. La hejmo konsistas el tri grandaj ĉambroj kun litoj; en unu ĉambro estas 30 litoj. Krome estas ĉambro por korplavado kaj aliaj necesejoj, ankaŭ sube apartamentoj por la zorgantino. De la K-dino kun ĉiam gaja mieno, kiu prizorgas la hejmon, la loĝantoj povas aĉeti simplajn varmajn manĝaĵojn. Akurate je la naŭa horo vespere la fronta pordo estas ŝlosata, la noktaj birdoj devas resti ekstere. Prispribinda [?] estas la loĝantaro. La plimulto estas junuloj, kiuj libertempas aŭ vagas de urbo al urbo en serĉo de laboro. Montro de Unuiĝa Karto estas sufiĉa por loĝi senpage dum tri noktoj, kun sensignifa pago, dum ok tagoj. Dum tago ĉiuj estas for en la urbo. Vespere ĉiuj revenas. Novalvenintoj kun salutparolo “Amikeco” estas renkonteblaj dum la tuta tago. Vidu nin. Aro da viroj kaj virinoj de diversaj aĝoj, emoj kaj temperamentoj. Jen junuloj, senhavuloj, ĉiam ridetantaj, neniam korrompitaj, ĉiam esperantaj, ke Fortuno ridetos sur ilin, kaj, ŝajne, la ĉefaj bezonaĵoj al ili neniam mankas. Kvankam senmonaj, ili ne priploras sian situacion. Ĉiutage ili eliras sur la stratojn kun forta kredo, ke “io okazos” — bona por ili. Ĉiu devas iel trovi siajn manĝaĵojn, kaj dum la tago vere “io okazas”. Junuloj kun grandioza plano, “vagadi ĉirkaŭ la mondo”, sur stratoj kaj en la hejmo proponas al vi aĉeti karton kun ilia bildo kun teksto en kelkaj lingvoj, ofte en esperanto pri ilia celo. Ne multaj el tiuj “glob-trotantoj” efektivigas sian planon. Multaj estas la malhelpoj kaj malfacila la tasko pro pluvaj, vintraj kaj varmegaj tagoj; vizoj, lingvoj ktp. Tamen, dum kelkaj monatoj ili iras de urbo al urbo.
Sur lito sidas junulo tre okupata, li fabrikas per pinĉilo el kuprumita metalfadeno artikan objekton, uzebla jen kiel ujo por plantpotoj, jen kiel korbeto por fruktoj, entute oni povas aliformigi ĝin dekdu fojojn.
Tiujn artiklojn li vendas en la urbo por havigi al si kruston da pano. Jen aliaj, sub kies brakoj vidiĝas muzikiloj, ĵus revenis el la urbo kaj kalkulas la tagan aŭ fruvesperan enspezon. Ili mandolinis, gitaris kaj kantis ĉe restoracioj kaj aliaj publikaj domoj.
Oni distras sin
Alia areto da junuloj ludas per kartoj, per ŝako, domenoj ktp., dum aliaj manĝas ĉe tablo en la mezo de l’ ĉambro. Jen aliaj grupe sidas kaj rakontas pri siaj spertoj dum vagado kaj informas unu al la alia pri urboj trairitaj kaj trairotaj, sciigas al ili kien iri, kie dormi, pri ebleco ekzisti. Tio estas ja bona senpaga informoficejo por vagantoj.
Kelkaj foliumas gastlibron, en kiun la efemeraj gastoj skribas siajn impresojn pri la hejmo aŭ konvenan verketon. Ni trovis en tiu libro spritaĵojn, seriozaĵojn, poemojn kaj tragediajn notojn en diversaj lingvoj: vere, kroniko de la vivo de vaguloj. SAT-anoj troviĝas inter la verkintoj. Ili tie admonas junulojn lerni kaj uzi esperanton. La strofojn aŭ poemojn kelkaj junuloj ornamas per belaj desegnoj kaj originalaj vinjetoj.
[REKLAMO p.4] La Protokolaro de la VIII-a SAT-Kongreso estas nur 64-paĝa. Sed la kompostaĵo estas densa, kun multaj mallongigoj; rezultas el tia aranĝo, ke la kajero entenas materialon kapablan plenigi 100 paĝojn. Jes, 100 paĝojn — kaj ĝi kostas nur la ridinde malaltan prez. de 0,50 mk. g. Cetere, eĉ se tiu Protokolaro kostus duoble pli kare, ĉiu SAT-ano devus tamen havigi al si tiun necesan dokumenton. Sekve ĉiu havas duoblan motivon por tuj mendi al Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27 (Germanio).
[BILDO p.4 | 59,40,65,44] Kvinpinta stelo kun la literoj SAT apud la titolo de la reklamo.
Por vario junuloj grupiĝas kaj kantas la Marsejlezon, la Internacion kaj aliajn laboristajn kantojn. En angulo apud malfermita fenestro iu ekzercas sin atlete aŭ gimnastike kaj poste instruas tion al aliaj. “Ne fumu en la hejmo” diras la admono sur muro, tamen kaŝe kaj malkaŝe oni fumas cigaredojn. Oni rimarkas, ke ĉiuj havas malsimilajn dezirojn kaj intencojn, kaj ĉiu havas sian planon. Libertempantoj, posedantaj iom da mono, aspektas tre kontentaj. Kelkaj estas jam en la lito, aliaj ankoraŭ kantas, muzikas aŭ skribas leterojn. Je la deka horo aŭ iomete poste jam la lasta enlitiĝis.
Por eviti la someran brulantan sunon, frue kun mateniĝo kelkaj ellitiĝas, pakas siajn dorssakojn kaj pretiĝas por piediri al la proksima urbo, kie ili denove pasigos nokton en simila loĝejo. Manĝinte iomete ĉe la zorgantino, ili foriras, kun danka koro, ke ili povis senpage pasigi nokton aŭ du en tia gastejo. Poste dum nia vagado ni renkontis kelkfoje tiujn junulojn aŭ sur vojo aŭ en simila loĝejo. La zorgantino, iam lerninta iom da esperanto, havas frapantan personecon. Ŝi estas bela morala modelo antaŭ okuloj de junuloj. Ili nepre devas forporti de tie ideon “kia la zorganto de simila instituto devas esti”. Ni alte taksas ŝian patrinan rilaton al ĉiuj. Knaboj-vaguloj, ĉiam pretaj helpi al ŝi, nomas ŝin “patrino”. (164)
“… SAT-ano, kiu partoprenas ribelan movadon, agas laŭ instigo de politika organizo kaj ne laŭ instigo de SAT. Same, kiam strikas SAT-ano, li tion faras laŭ instigo de sia sindikato. Sed mi ja estas konvinkita, ke ju pli klera estas laboristo, ju pli ofte li interrilatas kun samsortuloj el la tuta mondo, des pli li akiras klaskonscion kaj sekve des pli bona partiano, des pli bona sindikatano li estas. Kaj en tio SAT grave utilas al la Proletaro.”
★
TAGOJ EL MIA VIVO
Mi estas 19-jara junulo; mia profesio estas ŝufaristo. Post fino de l’ kvara lerneja klaso mi eniris en metiejo ĉe mia patro, kiu estas ŝuisto. Mi fariĝis lia ŝuisthelpanto. La unua jaro pasis tiel facile, ke mi nenion sentis; nome pro tio, ke mi ankoraŭ ne estis sperta en la laboro. Kiam venis la dua jaro, mi anstataŭis nian unuan helpanton. Tiam estis danĝere. La tri someraj monatoj estas facilaj al ni. Mi ellitiĝas matene je la 5-a horo, ĝis la 5½-a mi estas preta, poste mi rapide matenmanĝas kaj je la 6-a komencas la laboron, kiu daŭras ĝis la 12-a. Post tagmanĝo mi ripozas 3 horojn kaj laboras poste ĝis vespere je la 19-a. En aliaj monatoj ni ellitiĝas (precipe mi) je la 3-a horo matene kaj laboras ĝis la 19-a vespere. Mi volas diri, ke precipe en nia lando kaj speciale en nia urbo pano ne estas dece manĝata nek matene nek tagmeze de laboruloj.
Kiam mi komencis flirtigi miajn pensojn tra la mondo, tiam mi komencis serĉadi rimedon por forlasi mian metion. Sed neniel mi povis fari tion kaj apogis min je esperanto, ĉar mi komprenis celon kaj ideon de nia sennacieca lingvo. Almenaŭ ni nun sukcesis havi iom da libera tempo, kvankam ne sufiĉe, sed estas bone por labor-tagoj, ĉar ni nun komencas la laboron matene je la 7-a, laboras ĝis la 12-a horo (tagmanĝo) kaj de la 15-a ĝis la 19-a vespere. Kaj nun mi havas liberan tempon por lerni esperanton kaj korespondi kun najbarlandaj K-doj. Pripensu, K-doj, per kia turmento mi lernis ĝis nun esperanton: Ĉiumatene ĉirkaŭ la 8-a mi senpacience atendas preterpason de l’ leterportisto. Sed bedaŭrinde mi ne povas tuj akcepti la alvenintajn leterojn kaj freŝan “S-ulo”-n. Pro tio mi maltrankvile atendas la vesperon, kaj post vesper-
— paĝo 5 —
SENNACIULO 89
TRA ESPERANTIO
Pri Virina Sekcio de SAT
Kun granda ĝojo mi legis la artik. de K-dino E. Adamson, per kiu ŝi deziras veki ĉiujn virinojn, por ke ili fondu fortan Virinan Sekcion de SAT. Kiu SAT-anino ne sentus la grandan bezonon de tia forta virina organizo, per kiu la K-dinoj el ĉiuj landoj eksciu la kondiĉojn, en kiuj vivas kaj batalas la virinoj, kaj la vojon, sur kiu devas marŝi ĉiu? Kompreneble ni renkontos multe da malhelpoj, kaj tion ni Balkananinoj plej forte sentas. Sed la granda ideo, al kiu ni dediĉas niajn fortojn, ĉiel esperigas nin.
Ĉu estas imagebla pli terura situacio ol tiu de la virino? Ŝi, sklavino de la viro kaj de la ŝtato, persekutata de ĉiuj antaŭjuĝoj restintaj de jarcentoj, kaj samtempe produktanto, kune kun la viro, de ĉiuj posedoj.
Karaj K-dinoj, pasis delonge la tempo, kiam la virino mem ne konsciis sian teruran situacion. La Historio foliumas siajn paĝojn, kaj jen vidiĝas brila ruĝradio promesanta liberon por la gesklavoj de multaj jarcentoj. Ni SAT-aninoj devas fari multe pli ol ĉiu alia, havante la plej bonan rimedon por la internaciaj rilatoj. Per esperanto, per nia korespondado kaj tradukado, ni povas helpi multe al niaj K-doj, al kiuj la terura ekspluatado ne lasas liberan tempon por ellerni nian lingvon. Ofte mi legas en “S-ulo” pri la granda helpo, kiun plenumas la tradukantoj de esperantaj artikoloj. La samo valoras ankaŭ por nia virina movado.
En lando, kiel malgranda Bulgario, kiu por ĉiuj estas ĉirkaŭita de ĉiniaj muroj, estas granda feliĉo ekvidi iel ion skribitan pri la vivo de alilandaj K-dinoj. Por ĉio supre dirita necesas forta virina sekcio, per kiu la SAT-aninoj interkonatiĝos pli bone. Laŭ mi en “S-ulo” pli ofte devus aperi Virina Fako, kie la SAT-aninoj priskribos detale la virinan vivon en siaj regionoj, la kondiĉojn, en kiuj ili loĝas ktp. Bedaŭrinde ni prisilentas ankoraŭ interesajn temojn el la virina vivo. Grandan parton en tiu laboro faras ankoraŭ la viro, sed sen nia vekiĝo nenion ni atingos. La libero ne falas el la ĉielo, ĝi postulas batalon, viktimojn. Kaj ni ne forgesu, ke de la hodiaŭaj bataloj dependas la estonta vivo de tiuj, kiuj sekvas nin, de niaj infanoj.
Aliĝante al la alvoko de K-dino Adamson, mi petas ĉiujn K-dinojn diri siajn opiniojn, kaj ni komencu pli viglan laboron. Ĉiu SAT-anino proponu ion por la programo, per kiu ni komencu labori. Al laboro por pli baldaŭa realigo de nia deziro: Forta Virina Sekcio de SAT!
Bulgara SAT-anino (11 126).
Red. Noto. — Ni rimarkigu al ĉiuj K-dinoj ke tia materialo devas esti sendata al la fakestro K-dino E. Adamson, Box 73, Göteborg, (Svedio.)
manĝo mi legas kaj kritikas artikolojn, ĉar dimanĉe mi estas okupata per skribado. Ekzistas kelkaj K-doj en nia urbo Prilepa; bone kreskus la esperanta movado, se ni ne fariĝus inter ni malamikoj. Tamen ni faras bonan paŝon antaŭen.
Tiel pasas tagoj el mia vivo.
Ĉ. Ĝorĝeviĉ (11 116), Jugosl.
★
Iom pri la kooperativa movado en Svedio
En nia artikol-serio kun supra titolo la sekvanta alineo ne aperis pro neordaj cirkonstancoj en la presejo kaŭze de ĝia translokiĝo. Oni devus legi ĝin en n-o 212, pĝ. 27, antaŭ la ĉapitro: La organiza sekcio. — Red.
La metia revizio
En ĉiuj lokaj societoj ja nature estas reviziantoj, elektitaj de la membroj. Tiuj reviziantoj estas tamen laikoj kaj havas ofte nur limigitan tempon je sia dispono kaj krom tio limigitajn eblojn kompetente revizii kaj prijuĝi la multfoje tre ampleksan ekonomian agadon, kiun konsumsocieto praktikas. Celante plibonigojn en tiu rilato, kaj por ebligi al la estroj de konsumsocietoj regule konsiliĝi kun spertaj kaj scipovaj personoj, oni jam de longe en K. F. havis ĉirkaŭvagantajn metireviziistojn. La revizia organizo estas ordigita jene: Ĉiu el la distriktaj estraroj elektas reviziiston por la distrikto laŭ propono farata de la estraro de K. F. Tiuj reviziistoj preskaŭ senescepte antaŭe estis estroj de lokaj konsumsocietoj kaj tiam prizorgis modele siajn taskojn. Ili do estas viroj, kiuj havas bonan reputacion pri kompetenteco, kiam temas pri prizorgo de konsumsocieto. Kvankam ne estis nepra devo de la konsumsocietoj aliĝi al la sistemo, la plimulto el la societoj aŭ 93 elcentoj nun uzas la servojn de la distriktaj reviziistoj. Tiuj personoj havas multon por prizorgi. Krom la revizio de la societoj en sia distrikto ili donas konsilojn al la estraro, faras paroladojn kaj instruadon al la membraroj, helpas la estrojn krei efektivan kontrolon kaj raciajn labormetodojn, ktp.
KUN TIU ĈI NUMERO ESTAS EKSPEDATA “LA LERNANTO”
Por tutmonda lingvo — tutmonda stenografio
Propagandante nian esperantan lingvon, ni ĉiam akcentas nian nekomprenon pri la fakto, ke la homaro ankoraŭ estas katenita por la lingvobaroj. Ne komprenebla por ni tiu afero estas, ĉar ja la sama homaro kapablis atingi vere mirigajn sukcesojn rilate teknikon kaj sciencon. Per plej koloraj farboj ni klopodas pentri al la homoj la avantaĝojn de komuna interkomprenilo. Tamen mem ni ankaŭ kelkrilate estas same konservativaj kiel la ne-lernema homaro, kiu parte uzas la argumenton, ke ja multaj sistemoj de mondlingvoj ekzistas. Kaj ni? — Ni same diras: “Ekzistas multaj stenografisistemoj, kaj ni ne povas trudi unu el ili al niaj membroj.” Ĉu Zamenhof havis tiajn skrupulojn, kiam li elpaŝis kun sia sistemo? Ĉu li diris al si: — Ĉar ekzistas multaj opinioj pri helplingvo, tial mi ne povas trudi mian sistemon al la homaro? Certe ne. Ni bone scias, ke li ne hezitis elpaŝi kun sia sistemo, kaj hodiaŭ al esperanto apartenas la mondo.
Mi tute ne pensas, ke eble SAT oficiale pledu por unu el la sistemoj ekzistantaj. Sed mi turnas min rekte al la SAT-anoj kaj ilia prudento, proponante al ili la lernadon de la internacionalstenografio¹. Ĉiu fakulo devas konfesi, ke ĝi estas la plej simpla sistemo, kiu ekzistas. Certe, ankaŭ per la ĝisnunaj stenografi-adaptoj oni povas skribi esperante, sed ĉiun el tiuj transskriboj oni devas lerni kiel tute novan sistemon. Ĉe la Internacional-stenografisistemo tio ne estas bezona. Oni per ĝi povas skribi ĉiujn kulturajn lingvojn sen aliigoj kaj sen translernado. La simpleco de tiu stenografisistemo estas vere mirinda.
Persone al mi povus esti tute indiferente, kiun sistemon unuopa K-do aplikas. Mi ja nur povus bedaŭri tiun, kiu uzas ion per kiu li ŝarĝas sin per komplikaĵoj. Mi skribas tiujn liniojn kaj pledas por ellerno de tiu sistemo, ĉar mi estas konvinkita, ke ni tiurilate same devas esti pioniroj, kiel rilate la internacian lingvon. Ni ne bezonas kelkajn mondlingvojn, ni ankaŭ ne bezonas multajn stenografisistemojn. Se en ĉiu esperantogrupo, en ĉiu SAT-rondo estus instalotaj stenografiaj kursoj, la estonta energiŝparo estus grava. Ni ekprenu la iniciativon, kaj la praktiko pravigos la teorion².
Kampfrad (2698), Leipzig.
¹ Vidu la artikolon en n-o 215. ² Gvidilo en esperanto estas havebla ĉe Administrejo de SAT. Prezo 1 mk. g. + 10 % por sendkostoj.
— paĝo 6 —
90 SENNACIULO
EL NIA LETERARO
K-do Bonesper skribas al ni el Antverpeno: “K-do, viaj alvokoj en “S-ulo” por varbi novulojn por SAT kaj abonigi SAT-gazetojn, estas tute ne facile plenumebla tasko. Plej bedaŭrinda fakto estas, ke multaj jam malnovaj SAT-anoj forgesas pri siaj devoj kaj eĉ post senĉesaj admonoj ne ĝustatempe renovigas la SAT-membrecon kaj gazetabonojn. Monmanko estas nur en tre malofta okazo la kaŭzo, sed plej ofte prokrastemo, oportuneco, senzorgemo ktp. de l’ K-doj.
“Mi kutimas kontroli la alilandajn K-dojn vivantajn ĉi tie, por ke ili ĝustatempe renovigu siajn membrecon kaj abonojn. Al miaj admonoj oni ofte respondas, ke estas sufiĉe da tempo ankoraŭ ĝis tiu aŭ tiu monato, kaj poste oni denove prokrastas. Alia prokrastemulo aŭdigas: “Nun mi ne havas monon, sed baldaŭ … post kelkaj semajnoj …”, kaj mi ofte spertis, ke tiu “senmona” prokrastemulo rapidis en kinon, drinkejon aŭ alian burĝecan plezurejon por elspezi multe pli ol kostas ĉiuj SAT-kotizoj. Mi konas kelkajn K-dojn, kiuj prokrastadis la membrecan renovigon aŭ la abonon al “S-ulo” ne nur monatojn, sed 1—2 jarojn kaj eĉ ĝis nun ne ankoraŭ plenumis siajn devojn kaj promesojn malgraŭ miaj senĉesaj admonoj. Alia interesa flanko de la afero estas, ke tiuj K-doj konsideras sin SAT-anoj kaj havas bonegan opinion pri SAT-gazetoj. Multaj K-doj tre kontentas pri ĉiuj SAT-eldonaĵoj, sed ne tre emas kotizi, kunhelpi por plifirmigi, potencigi SAT. Tutjara SAT-kotizo kostas ĉi tie ĉ. 7—8 glasojn da biero. 1 ekzemplero de “S-ulo” ne kostas eĉ la prezon de 1 glaso da biero. Malgraŭ tio multaj K-doj preferas elspezi por stultigiloj ol por SAT.
Noto: K-do Bonesper R. pruntedonis 50 dolarojn por la eldono de l’ Plena Vortaro, kaj alvokas siajn persone konatajn K-dojn en Anglio, Argentino, Belgio, Kanado kaj Usono por fari same. Ĉi okaze ni sciigu, ke jam unu K-do el Nov-Jorko por la sama celo pruntedonis al ni sumon de 100 dolaroj. Ankaŭ K-do en Svedio pruntedonis al ni tiucele 500 mk. g.
K-do el Aleksin (Sovetio) skribas al ni: “Oni multe legas pri disvastigo de esp-o, mi konas multajn esp-istojn bone posedantajn nian lingvon, sed iliaj infanoj ĝin ne scias, ĉar iliaj gepatroj ilin ne instruas pri ĝi. Kiam oni demandas: “Kial viaj infanoj ne parolas esp-on?” oni ricevas la respondon: “Por ilin instrui mi ne havas tempon.” Ĉu tio estas vera? — La tempo ĉiam sufiĉas. Vekiĝante matene, vi parolu al viaj infanoj “bonan matenon”. Forirante al via oficejo aŭ laborejo, vi ilin adiaŭu, en esp-o. Alveninte hejmen kaj sidiĝante ĉe tablon por manĝi aŭ trinki, vi interparolu kun via familio, kaj enlitiĝante vi sendu al la gefamilianoj “bonan nokton”. Laŭ tiu metodo mi instruas esp-on al miaj geinfanoj, kaj malgraŭ sia juna aĝo ili dank’ al tio bone posedas esp-on, servante kiel instigilo al plenkreskuloj por lerni nian lingvon.
G. Illarionov.
K-do 6727 skribas al ni tre interesan leteron pri vojaĝo al Hispanio, el kiu ni eltiras jenajn faktojn:
“… Alveninte en urbo Bilbao mi direktis min al K-do 3950 kaj tuj estis informata pri la esp. movado. Vidante mian membrokarton tiu K-do konsilis al mi malmulte paroli pri SAT, ĉar tie oni ĝin ĝenerale malamas. Ke antaŭ nelonge alvenis svisa K-do, kiu tuj estis arestata ĉe la stacidomo, ĉar la policistoj suspektis lin vidante, ke lin atendis K-do 3950. Mi konsentis, sed deziris vidi la grupon. Oni tutkore akceptis min kaj eldemandis min pri Parizo, aŭdinte, ke mi tie lernis esp-on. Ili eksciis, ke mi estas SAT-ano, kaj nun la SAT-anemaj neŭtraluloj demandis multon pri la SAT-movado. Iu obstinulo esprimis al mi sian observon, ke “SAT estas politika, precipe komunista organizo”. Mi respondis per la enhavo de l’ unua artikolo de nia Statuto. Fine ili konsentis kun mi kaj invitis min viziti la socialistan esp. grupon. Tie oni delonge intencis organizi SAT-rondon, sed sciis pri la celo de SAT nenion alian, ol kion kalumniis la neŭtraluloj. Laŭ mia demando pri la proksimuma kvanto da esp-istoj en tiu urbo, oni respondis al mi varie, t. e. inter 500 kaj 1000 (!). Kiam mi konstatis la konfidon, per kiu ili sin esprimis al mi, mi demandis, ĉu ili ĉiuj estas neŭtralemaj. Oni respondis, ke ili estas plejparte el tiuj laboristoj, kiuj pro timo kaj precipe pro manko de klareco pri SAT, restas ĉe UEA.
“Kial vi ne insistas, ke ili venu al ni?” mi demandis. K-do 3950 respondis, ke hejmaj sanktuloj ne faras miraklojn, t. e. ke li same kiel kelkaj aliaj ne estas aŭskultata, unue ĉar li estas ofte en malliberejo, due ĉar li estas simpla laboristo, kiun oni ne konsideras kapabla por instrui al ili ion ajn. Tamen tiu K-do multe helpas al nia movado, lasante sur la tablo de l’ neŭtrala grupo “S-ulo”-n (ĉiam atente de ili legatan). Plej utile li kredas por varbado, ke oni sendu senpere el fremdlando al la varbotoj presaĵojn kaj specialajn instigilojn. Tiun metodon li opinias plej taŭga. Saman opinion havis la K-doj en Zaragoza, kiujn mi poste vizitis.
2-a Nijnij-Novgorodo Gubernia Konferenco de SEU
La 9-an de sept. okazis dua Nijnij-Novgoroda Gub. Konferenco de SEU. Partoprenis ĝin 50 Gek-doj, kiel reprezentantoj de SEU-ĉeloj en Nijnij-Novgorod, Kanavino, Sormovo, Miza, Vorsma, Bogorodsk. Kiel gravan atingon vekintan ĉe l’ socio atenton k intereson por la konferenco k esp-o, estis salutletero ricevita de troviĝanta tiutempe en Nijnij-Novgorod k pro malsano ne povinta persone ĝin partopreni, famekonata amiko de esp-o, franca verkisto-komunisto K-do Anri Barbüs. Interalie li skribis en ĝi: “Kiam la internacia Proletaro ekposedos universalan lingvon, — duono de l’ laboro por liberiĝo estus farita k estos profunde preparitaj la vojoj de revolucio. Mi deziras al vi, K-doj, sukceson en laboroj de konferenco …” (Plena teksto de l’ letero estis presata en loka tagĵurnalo “Nijegorodskaja Kommuna”, de 9. 9. 28.) El rap. pri agado de Gub. Kom. de SEU, farita de K-do H. Konovalov ni citu: En gubernio funkciis esp. ĉeloj aŭ rondetoj en 15 lokoj en 11 distriktoj, en urbo Granda Nijnij-Novgorod funkciis 16 ĉeloj k 3 rondetoj. 1. 9. 28 nia SEU-organizo havis 267 membrojn: 72 efektivajn k 195 amikojn. El tiu kvanto estis 25% da laboristoj, 33% da oficistoj; 74% da viroj, 26% da virinoj; 28% da membroj de Kom. Partio k Kom. Junularligo. En urbo funkciis 16 kursoj. De post 1. 10. 27 estis ricevitaj 460 leteroj k forsenditaj 534. Estas presitaj en loka gazetaro 77 artik., leteroj, notoj, el kiuj en ĵurnalo “Nijegorodskaja Kommuna” 52, en gaz. “Nijegorodskij Rabselkor” 13 k en aliaj 12. El tiuj ankaŭ salutlet. por preskaŭ ĉiuj jubileaj festotagoj. En murĵurnaloj estis presitaj 34 notoj k let. En urbo Granda Nijnij estas 53 membroj de SAT, en gubernio 13 m. en 9 punktoj. El praktika utiligo de esp-o estas necese noti: 6. 11. 27 dum solena kunveno laborista reprez. de Gub. Kom. K-do Kalaŝnikov V. faris salutparoladon en esp-o (kiun trad. K-do Ŝuvajev A.) k legis salutlet. ricevitan el la Germ. urbo Selb. Tiun kunvenon partopr. 850 Gek-doj. En fino de jan. 1928 estis aranĝita amaskunveno de lab. junularo, dum kiu alveturinta en Nij.-Novgorodon nia SAT-K-do P. Crouch (Kraŭĉ) faris esp.-lingvan paroladon, trad. ruslingvon, partopr. 300 Gek-doj. La 18. 3. 28 dum solena tuturba kunveno de IRH ankaŭ reprez. de Gub. Kom. K-do Konovalov faris salutparoladon. Partopr. ĝin ĉ. 400 Gek-doj. En Ruĝa Armeo funkciis 3 rondetoj. Al la tago de 10-jara jubileo de Ruĝa Armeo, ruĝarmeanoj de N-Radio regimento ricevis salutlet. el la Germ. k ruĝarmeanoj de N-Infanteria regimento ricevis salutlet. de Aŭstria proletaro. Somere 1928 dum vizito de Ruĝarmetendaroj fare de delegitaro de Kom. Intern. Junulara (KIM), ruĝarmeano de N-Inf. reg. K-do Golovkin havis senperan kunligon kun ĝi, ĉar inter ĝi troviĝis 6 esp.-istoj. Tiuj faktoj havis grandegan efikon. Pere de la loka Radiostacio de Gubispolkom estis faritaj du rap. pri k en esp-o. Dum jaro estis disvastigita da esp. literaturo — 902 ekz., el kiu kvanto da lerna — 752 ekz., propaganda k esp. lingva 150 ekz. En la novan Gub. Kom. de SEU eniris Gek-doj: Belajev, Kalaŝnikov, Piskunov, Kirilov, Matjaŝina, Galovkin, Kokuŝkin, Ŝuvajev, Zahariĉev, Kulagin k Bazurin. En Revizian Kom. eniris K-doj: Vinogradov, Konovalov k Leontenkov.
V. V. Kalaŝnikov (1125).
SAT-anoj radio-aŭskultantoj, atentu
15-an de decembro, en memortago pri D-ro Zamenhof, okazos Esperanto-Radio-Vespero, disaŭdigota per la plej potenca radio-stacio de USSR je la nomo de Komintern — ondlongo 1445 m — en Moskvo. La komenco okazos precize je la 21-a horo 20 minutoj kaj la fino je la 22-a horo 30 min. laŭ Mezeŭropa Tempo. La disaŭdigo estos aŭdebla en tuta Eŭropo. Do, ni petas nian tutmondan SAT-anaron vaste disvastigi tiun ĉi informon kaj enpresi ĝin en naciaj gazetoj kaj sendi la specimenojn enhavantajn la anoncon nepre al adreso: Moskvo, Poŝtkesto 701, Centra Oficejo de Esperantistoj de Ligilo. Post la disaŭdigo de tiu ĉi esp. vespero (kun bela muzikparto kaj alparoloj kaj deklamoj en esp-o) ni nepre bezonas multnombrajn informojn pri la aŭdebleco kaj pri la impresoj. Ĉiuj konsciaj SAT-anoj verŝajne ne rifuzos plenumi ĉi tiun gravan taskon kaj alsendos senprokraste la informon pri aŭdebleco kaj la gazet-specimenojn kun notoj pri tiu vespero. Gvidantoj de la vespero: Sergej Bugoslavskij kaj Viktor Javoronkov.
[REKLAMO p.6] E. LANTI LA LABORISTA ESPERANTISMO I. Civilizeco kaj Artefariteco. II. Viva artefarita Lingvo. III. Esperanto je la Servo de l’ Proletaro. IV. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT): a) Ĝia celo; b) Ĝia strukturo kaj organizeco, Sekcioj; c) Ĝia superpartieco, Frakcioj; d) Ĝiaj taskoj. Interhelpo, Informado, Klerigo, Eduko, Kulturo, Literaturo. V. Apero de nova Tendenco: Sennaciismo. VI. SAT kaj la nacilingvaj Asocioj esperantistaj. VII. SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro. Prezo 0,40 mk. g.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 91
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
SOVETIO. Minsk. Por partopreno je la festoj de Oktobra Revolucio ĉi tien alveturis germana K-do K. Förtsch. Li alveturis laŭ invito de Minska grupo de esp. metalistoj k veturigis kun si ruĝan standardon, kiun polaj ĝendarmoj de li forprenis ĉe la landlimo. K-do Förtsch vizitis ankaŭ Moskvon, ĉie per sia ekzemplo agitante por intern. lingvo. Returnen li prenis kun si ruĝan standardon de Minskaj metalistoj, kiun, ni esperas, polaj ĝendarmoj ne forprenos. — Dum oktobraj festoj en multaj ĵurnaloj de Blankrusio aperis salutleteroj de eksterl. lab. rondoj, ricevitaj per esp-o. (4424.) — Novosibirsk. En 12-a lernejo je nomo Timirjazev komencis labori esp. rondeto. Kursojn gvidas A. Petrov. Dum vesperfesto en lernejo je nomo Nekrasov okazis esp. paroloj k deklamoj. Estis sendita letero al Barbüs kun peto, ke li enkonduku en sia ĵurnalo Mondo esp-on, ĉar rusaj laboristoj ne povas kompreni francan lingvon. — Tomsk. K-do Pustinnikov raportas pri sukcesa propaganda laboro k starigo de rondetoj.
Anarkista Junulara Internacio
Laŭ la jarraporto de ĉi tiu organizo, kiu uzas esp-on kiel oficialan lingvon, la financa situacio estas malbonega. La organizintoj estas subtenataj preskaŭ nur de holandaj junuloj (la sidejo estas en Amsterdam), la informservo ne povis aperi pro monmanko. Eble la K-doj laborantaj en tiaj malbonŝancaj kondiĉoj, pli utilus al la emancipo de l’ Proletaro, sin dediĉante tute al la esp. movado.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
Neniam ni dubis, ke en neŭtralaj rondoj troviĝas bonuloj kaj honestuloj. Tamen jam delonge ni akiris la konvinkon, ke grandparte troviĝas tie sinjoroj, kiuj sentas nur malŝatemon por laboristoj. Se tiaj neŭtraluloj konsentas rilati kun laboristoj, ili tion faras kun indulgema komplezemo, rigardante ilin de alte kaj nur kondiĉe, ke la laboristoj agu serveme, sin tenu respekteme antaŭ la sinjoroj.
Se kelkaj sinceruloj dubas ankoraŭ pri tio, ili legu en la nov. n-ro de Pola Esp-isto la recenzon pri SAT-eldonaĵoj. Post tiu legado ili certe ne plu havos dubon pri la praveco de nia aserto. La sinjoro, kiu malkuraĝe sin kaŝas sub la pseŭdonimo Beko, vidigas, en peza stilo kaj malkorekta lingvaĵo¹ sian bolan [?] animon, sian tutan malŝatemon al la laboristoj. Kaj plie li hontinde kalumnias SAT per aludoj, ke ĝi estas subaĉetita de Moskvo, kaj similaj malicaĵoj. Ĉu necesas protesti kontraŭ tia mensogo, kiam ĉiu scias, ke ni havas plej grandan malfacilon por ricevi el Sovetio la monon, kiun oni ŝuldas por abonoj aŭ liveritaj libroj? Ne. Sufiĉas konigi la mensogon, por ke la kalumnianto estu de ĉiu honestulo prijuĝata laŭ sia merito. Hundoj bojas, ne haltas pro tio la karavano … S-ro Beko daŭrigu senhonte bekadi en la rubejoj, kie ĝiaj — mi diras ĝiaj — samspeculoj kutimas serĉi sian nutron.
E. L.
¹ Ni pruvu nian aserton per cito de tipa frazo: “Ili (burĝaj organizoj) povas ekzisti aŭ ne ekzisti, tio ĝin (kredeble SAT) tute ne interesas; en la plej favora okazo ĝi povas utiligi al si iliajn laborojn, rekrutigi el iliaj vicoj siajn adeptojn kaj en plua konsekvenceco (tiel!) detrui ilin en estonteco kiel superfluan kaj malutilan burĝaĵaĉon.”
La fiasko de l’ neŭtralismo!
S-ro Ellersiek anoncas en la nov. n-ro de “Esperanto-Praktiko” decidon ĉesigi la eldonadon de “E.-P.” kiel memstara gazeto per la venonta n-ro. “Marto”, gazeto eldonata en germanlingva parto de Ĉeĥoslovakio, skribas en sia nov. n-ro: “… nun, la eldonantaro post gravaj decidoj kun sanganta koro vidas, ke la afero estas jena: esti, aŭ ne esti … “Marto” estas savebla, se sin deklaras pretaj garantii …” ktp.
Kion ni jam diris antaŭ 10 jaroj, ke la esp. movado povas progresi nur fake organizite, ekster la “neŭtraleco”, tion hodiaŭ finfine komencas ekkoni kelkaj “neŭtraluloj” kiel Ellersiek. Ili devas konstati, ke praviĝas ĉiam pli evidente nia devizo “For la Neŭtralismon”! Sed ĉe tiu lia konstato tiom malfrua kaj ne-libervola, ni demandas s-ron E., ĉu ne estis li mem, kiu donis klasikan ekzemplon pri “malneŭtraleco”, kiam li uzis dum la mondmilito esp-on por disvastigi en nemilitanta eksterlando la “Veron pri la milito” laŭ german-nacieca vidpunkto? Ni ne faras el tio riproĉon al li. Ni nur parolas per liaj propraj vortoj: “Oni ne povas malhelpi, ke malbonuloj lernas nian lingvon.”
Krepuskas en la kapoj! Ĉu la lasta lab. esp.-isto fine konvinkiĝos pri tio, ke li vane elspezas monon kaj energion, restante en neŭtralaj esp. organizoj?
En “Aŭstria Esperantisto” (nov.) ni legas, ke “Heroldo” estas nia sola semajna gazeto” (!). — La redaktoro de “AE” kredeble suferas je okul-difekto; aliel li ne povus esti malrimarkinta, ke jam en la 5-a jaro aperas tute regule ĉiusemajne la esp. lab. gazeto “Sennaciulo”, k ke ĝi eĉ havas pli ol unu milon pli da abonantoj ol la “sola semajna Heroldo”.
La 21-a Universala Kongreso de Esperanto (neŭtrala) okazos de 2. ĝis 9. aŭgusto 1929 en Budapest. Jam estas eldonita kongresa afiŝo kaj 2 ilustritaj prospektoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Mondpaco kaj Ŝantuna demando. Eldono de Intern. Rilato-Komitato, 5 Mao-Tao Strato, Nankino, Ĉinio. 32-paĝa ilustrita kajero de granda formato (19×26 cm). Prezo ne indikita. Temas pri agita broŝuro kontraŭ la invadoj de japanaj armeoj en la ĉinian provincon Ŝantun. La akuzoj faritaj kontraŭ la invadintoj estas efike subtenataj de fotoj pri kruelaĵoj, teror-mortigoj en tiu regiono. Inter la protest-alvokoj ni trovas tiujn de la Nankina Esp. Asocio, Ŝanhaja Esp. Asocio kaj de la japanaj proletaj partioj. La bele prezentita eldonaĵo suferas bedaŭrinde pro multaj, tre ĝenaj preseraroj.
N. B.
[REKLAMO p.7] Fine! La “Universala Esperantistigilo” estas tute finita! Laŭ la opinio de la esperanta gazetaro la verko estas — “geniaĵo”, “juvelo pedagogia”, “majstroverko”, “pedagogia mirindaĵo”, ktp. S-ro Herbert M. Scott, redaktoro de “Amerika Esperantisto” kaj ano de la Lingva Komitato, diras — “Ĝi estas la ‘rekta’ metodo ‘par excellence’ ellaborita ĝis-ekstreme.” La kompleta kurso konsistas el dek libroj (lecionoj), pli ol 300 paĝoj kaj vortoprovizo de ĉ. 1,500 pretaj vortoj, el kiuj, kompreneble, per aplikado de la vortfaraj principoj de la lingvo, miloj da pluaj vortoj estas formeblaj. Ĝi enhavas 2,300 originalajn bildojn, kiuj klarigas ĉiun el la 1,500 vortoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepoziciojn, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn, ktp. Jen do estas valora donaco por kristnasko kaj por ĉiu alia tago de la jaro. La unua leciono enhavas klarigojn en diversaj lingvoj. La jenaj nun estas haveblaj — Angla, Araba, Belga, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Estona, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Kataluna, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa (aliaj lingvoj estas preparataj). Menciu la deziratan lingvon ĉe via mendo, kaj ne forgesu skribi vian adreson per presliteroj, ĉar tempo tute mankas al ni por deĉifri hieroglifojn. La prezo de ĉiu leciono aŭ libro estas 0.15 usona dolaro, aŭ $ 1.50 por la tuta kurso el dek libroj. Ni pagas la afrankon. Ni sendos al ĉiu esperantisto tute senpage nian nove konstruitan “korelativilon”. Nur turnu la diskon- ZIP … kaj la vorto klariĝas al ĉiu naciano, tute egale ĉu oni estas Franco, Turko aŭ Eskimo. Benson School of Esperanto, Inc. 518 Broad St., Newark, N. J., USA.
Atentu fabrikproletoj!
Kiel lamenil-tornisto mi sendas multajn salutojn al ĉiuj profesi-kolegoj. Pro intereso je nia metio mi kredas konsilinde uzi esp-on por internacia interligo de ĉiuj lamenil-tornistoj. En Germanio, Lotaringio kaj Luksemburgo ĉiuj lamenil-tornistoj apartenas al lamenil-tornista fakunuiĝo, kies membroj rekrutiĝas el la tri centraj sindikatoj. Intensa praktika laboro estas ebla nur en tutmonda lamenil-tornista unuiĝo. Por ĝin fondi, esp-o servu al ni kiel fundamento. Mi petas ĉiujn lamenil-tornistojn, skribi al mi por atingi la grandan celon. Interesuloj agu laŭ mia peto.
Adr.: K-do Willi Lehmacher, Schwerte a. d. Ruhr, Lohbacherstr. 7 (Germanio).
SAT-K-doj! Ruĝfratoj el ĉiuj landoj!
Lasta ĉeĥlingva, ankoraŭ ne malpermesita (kvar estis jam ĉesigataj de la ĉi tiea burĝaro) ĉiutaga komunista ĵurn. Dělnicky Deník festas 15. dec. sian 10-jaran ekziston. Sendu senprokraste por ĝi [?] mallongajn oficialajn salutleterojn, por plifortigi laboristaron de l’ “libera, demokrata” ĉeĥoslov. respubliko en ĝiaj bataloj. Adr.: Ĉeĥoslovakio, Zlín “Svépomoc”, Jarko Hošek.
[REKLAMO p.7] Ĉiuspeca Esperanta literaturo, La Nova Epoko, Sennaciulo estas havebla Wien 8, Alserstrasse 69 Arbeiter-Buchhandlung (Lab. Librovendejo)
Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:
- Stockholm, konto n-o 4268
- Wien, konto n-o D.- 137 725
- Praha, konto n-o 501 007
- Bruxelles, konto n-o 227 848
- Zagreb, konto n-o 40 040
- Warszawa, konto n-o 191 335
— paĝo 8 —
92 SENNACIULO
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: The Shop Assistant, Lond., 24. 11., Proleta literaturo (213), trad. Brooks; Munkas, M. Ostrava, 20. 10., Ni ripozas (202/03), 18. 10., Inter nuboj k glacio (208); Uj Elöre, N. Jorko, 24. 10., Ni ripozas, 25. 10., Babuŝkin-artik. (208).
Represis el “Senn. Revuo”: Munkas, M. Ostrava, 17. 11., Agitisto Ĥismetov; Uj Elöre, N. Jorko, 14. 10., Ree juna (en kvin daŭrigoj, sept.), La Ponto (Ivn).
Represis el “La Lernanto”: Uj Elöre, N. Jorko, 25. 10., Anekdotoj.
Peresper. artik. k notojn enhavis: Daily Herald, Lond., 23. 11.; Signalen, Stokh., 22. 11.; D. Deutsche Eisenb., Berl., 18. 11.; L’Opinio, Barcelona, 10. 11.; Las Noticias, Barcel., 4. 11., 11. 11.; Krasnoje Ĉernomorije, Novorossijsk, 3. 11.
Pri la SAT-kongreso raportis: 100 %, Budapest, kun bildo, Artik. de K-do Batta.
Peresper. materialon enpresis: Die Rote Fahne, Wien, 18. 11., Krasnoje Znamja, Krasnodar, 7. 11. (aŭstria let.); Leninec, Rostov, 6. 11. (2 let.); Krasnij Aksaec, Naĥiĉevanj (Don), 6. 11. (2 let.); Naŝa Gazeta, Moskvo, 16. 11. (2 let.); Krasnaja Iskra, Boroviĉi (Nordo), (3 let. — 2 el Germ., 1 el Italio).
NIA POŜTO
11 564. — Ni povas nur diveneti vian skribaĵon. Necesas, ke vi pli funde lernu nian lingvon, antaŭ ol ni povos uzi viajn manuskriptojn.
7520. — Via tre interesa traduko estas multe tro longa por aperi en “S-ulo”. Rilate al broŝurforma publikigo, vi forgesis, ke ni posedas jam delonge almenaŭ 20 manuskriptojn, kiujn ni ne povas eldoni pro manko de mono. — Ni provos tamen publikigi kiam eble eltirojn el via traduko. E. L.
O. Lüerssen. — Ne. Ni ne enpresas senpage.
3409. — Ni ricevis vian materialon, kiu estos uzata.
1188. — Viaj manuskr. troviĝas ĉe ni. Kiam ni uzos, dependas de la disponebla spaco. Pro “U. E.” turnu vin al K-do 246 en Wien (v. Jarl.).
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
GERMANIO
K-do Hans Ross, Beim Waisenhaus 3, Rostock, dez. koresp. kĉl.
K-do L. Anhalt (12 802), Brandenburger Str. 138, Werder a. d. Havel, dez. koresp. kĉl., L, PI, PM. Resp. garantiata.
— Du amikoj dez. koresp. kun Gek-doj ĉl. Kolektas PI, PM, radio-ĵurnalojn ktp. Adr.: K-doj Albert Ofen, Färberg 1, Neukirch (Ostpr.) k Heinrich Skamhaks, Färberg 3, Neukirch (Ostpr.).
Adresŝanĝo. K-do Paul Grünberg, Klemmstr. 6, ptr., r., ĉe Liebers, Leipzig S 3 (antaŭe Markranstädter Str. 16/1, W 31).
K-do M. Petold [?], Bahnhofstr. 7, Netzschkau i. Vogtl., dez. koresp. kĉl. Gek-doj, IRH-anoj, radiistoj, interŝ. PM. Nepre resp.
— LEA-grupo de Bremen dez. daŭran k intensan koresp-adon pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: K-do Karl Meyer, Elbstr. 57, Bremen.
HISPANIO
K-do Caspar Vilar (13 011), Zapateros, 8, Valencia, dez. koresp. kun virinoj pri ĉ. temoj. Certe k tuj resp.
K-do Manuel Monleon (miniaturisto), Tosalet, 8, Valencia, dez. koresp. nur kun geartpentristoj el ĉl. Certe k tuj resp.
SOVETIO
— Esp. grupo dez. koresp. pri rev. movado. Adr.: Ruza, Mosk. gub., al K-do P. Spodobin.
— Junkomunisto dez. koresp. pri esp. ateista, rev. movadoj k pri div. temoj, esp-aĵoj. Adr.: Ruza Mosk. gub., al P. Spodobin.
K-do V. Belaev, Okrstatotdel, Boroviĉi, Leningrad. okr., dez. koresp. kĉl. Gek-doj.
— Lab Klubo “Profintern”, Vas. ostr. 9, linia, 50, Leningrad, 4, dez. koresp. kun gelab-istoj el ĉl. pri div. temoj, interŝ. gaz., interesindaĵojn. Resp. garantiata.
— Esperanto-rondeto ĉe klubo “Tekstilŝĉik”, Moskva ulica, Ŝuja, dez. koresp. kĉl. L, PK, PI. Resp. garantiata.
— Lab. Klubo “Jakovlev”, Vas. ostr. 13, linia, 40, Leningrad, 4, serĉas korespondadon en ĉl. pri div. temoj, sendas gaz., fotojn ktp. Resp. garantiata.
K-do Agr. A. Romanjuk, Andruszowka Berdiozewskij okr., Ukrainio, interŝ. PM, L, PK, PI, kĉl.
K-do I. Burnos, st. Apŝeronskaja, Majkop. okr., dez. koresp. pri div. temoj kĉl. Ĉiam resp.
[REKLAMO p.8] RADIO AMATOROJ Radio-Buro de Ĥarkova Distrikta Soveto de Profsindikatoj organizas korespondadon por radio-amatoroj. ĤARKOVA RADIO-AMATORO ATENDAS VIAJN LETEROJN! Adr.: USSR, Ĥarkov, Dvorec Truda, kv. 63, Radio-Buro.
K-do Petro Stefanov, ul. Markusa, 20, GPI, Vladikavkaz, dez. koresp. kĉl. K-doj pri fotografio k a. temoj.
K-do P. S. Serebrjakov, Zelenaja ul. 1, Fergana, Uzb. SSR, Mez-Azio, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, PI, PM.
K-dino Evgenio Arkuŝin, str. Karlo Libkneht, 33, Krjukov a. Dnepr. dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl.
K-do Nikolao Balaŝev (fervojisto), st. Kerĉ, Krimeo, dez. koresp. kun lab-istoj, precipe fervojistoj, pri socia vivo, politiko, tekniko, L, PK.
K-do Mikaelo Gerasimov, Berezovyj, 9, Sergiev, Mosk. gub., dez. koresp. kĉl. pri div. temoj. L, PK, PI, esp-aĵoj. Al ĉ. akurate resp.
K-dino V. Bulgakova, ul. Petrovskogo, 39, Melitopol, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, prefere kun Ameriko k Japanio. L, PK, PI. Resp. garantiata.
K-do M. Ler (laboristo), Pjatakov-str. 22/23, Kiev, dez. interŝ. L, PK, PI, il. ĵurn., gaz. kĉl.
— Komjunuloj de lignaja fako de Krjukova vagon-fabriko dez. koresp. kĉl. komjunuloj. — Adr.: Spijakova, Derevoobd. ceh, Vagon-Zavod, Krjukov a. Dnepr.
— Radio-amatora rondeto interŝ. L, kaj radio-ĵurnalojn kĉl. Adr.: S. Stepanov, ul. Lenina, 3, P, O. Ŝkurinskoje, Donskogo okr.
K-do Vladimiro Kukuŝkin, Komsomolskaja, 65, Sergiev, Mosk. gub., dez. koresp. pri div. temoj, kĉl. Interŝ. nacilingv. gaz., kiuj prezentas bildojn. Al ĉ. akurate k tuj resp.
K-do N. M. Semenov, Bulatovskaja ul. 70, Ivanovo-Voznesensk, dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata.
— Grupo de fabrik-laboristoj ĉe BIVM, dez. koresp. kĉl. L, PI, ktp. Resp. ĉiam. Adr.: A. I. Paramonov, Zelenaja, 32, Ivanovo-Voznesensk.
USONO
K-do Pedro Epifanovich, Box, 47, International House, 500 Riverside Drive, New York, City, dez. koresp. kĉl. k ricevi rusajn ilustr. gaz.
Al ĉiuj Soveti-anoj!
Monon por la Adm. de SAT, ne sendu al Leipzig, sed al nia bankkonto ĉe C. K. de SEU en Moskvo, poŝtkesto, 630. Niaj bankoj ne akceptas sovetian monon. — Adm.
ATENTU!
La klubo “La internacia volo”, Råsunda, aranĝos internacian letervesperon ĵaŭde la 6-an de decembro. Skribantoj subskribu sian korektan adreson, k respondo estas garantiata. Skribu tuj al nia Bibliotekisto K-do K. G. Karlsson, Björkvägen 29, II, Råsunda (Svedio).
[REKLAMO p.8] Pianisto kaj kulturlaboristo K-do K. Pavlov dez. koresp. pri muziko, kultura laboro k vivmaniero. Resp. garantiata. Adr.: Sovetio, Rostov (Don), Puŝkinskaja 68.
[REKLAMO p.8] Atentu, Junularo ĉiulanda! Ni intencas aranĝi internacian junularvesperon por montri la valoron de esperanto. Pro tio sendu senprokraste salutleterojn, poŝtkartojn ktp. al K-do Valter Noack (11763), Pirna-Neundorf 33 (Germ.)
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| El post la arkta linio | 85 |
| Socialismo en Islando | 86 |
| Faktoj kaj komentoj | 87 |
| Ĉiska Hartni | 87 |
| Hejmoj por vaguloj | 88 |
| Tagoj el mia vivo | 88 |
| Tra Esperantio, Koresp., Anoncoj | 89—92 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 220, 20-a de decembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 220 — APERAS SEMAJNE — 20. Decembro 1928
[BILDO p.1 | 30,3,46,10] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
Henriko Bergson¹, Filozofo de l’ Entreprenisto
Preskaŭ depost siaj unuaj verkoj, Bergson estis konsiderata kiel la plej granda filozofo de sia epoko; la Nobel-premio, kiu estas aljuĝita al li kaj kiu, unuafoje, mi kredas, estas donata al filozofo, konfirmas tiun ĉi juĝon. Tute prave. Bergson estas, kaj devas esti, por la reganta klaso, granda filozofo, ĉar lia filozofio estas la esprimo mem de l’ plej superrega tipo de la nuntempe reganta klaso, ĝi estas la filozofio de l’ entreprenisto, reganta kategorio de l’ burĝaro.
Je entreprenisto mi komprenas precipe tiun ĉi kategorion el homoj, kiuj estas duon-industriistoj kaj duon-bankistoj — ne entute industriistoj, ĉar se ili havas konojn pri ĉiuj industrioj, ili funde konas neniun, — ne entute bankieroj, ĉar ili ne kontentiĝas pruntedoni monon, sed aplikas ĝin mem, rekte, en entreprenoj, kiujn ili fakte estras per sia persono.
La ĉefa punkto de l’ bergsona filozofio estas, efektive, ke tio, kio estas esenca al la homo, tio, kio estas la kialo de ĉiu homa progreso, estas lia intuicia kapablo. La intuicio ne estas la intelekto, kiu kontentiĝas kompreni, sed ne scius per si mem agigi; ĝi ne estas instinkto, kiu igas agi, sed agi sen kompreno: ĝi estas kunmetaĵo el intelekto kaj instinkto. Bazante sur tio, kion oni scias, sen ke dume tio, kion oni scias, povas permesi difini kun certeco, laŭ kiu senco oni devas agi, oni troviĝas aganta en la bona direkto laŭ speco de interna forto. Instinkto direktata de la intelekto, tia estas la intuicio.
Nu, kia estas la ĉefa kvalito de l’ entreprenisto, se ĝi ne estas precipe la intuicia kapablo? Per la intuicio la entreprenisto agas; per intuicio li decidos envojigi tiun entreprenon, kaj rifuzi iun alian. Vere, tio ne okazas pro scienco: li ne estas “specialisto”, li tute ne konas, ne nur en la detaloj, sed eĉ ofte en ĝiaj ĝeneralaj principoj, la industrion, pri kiu li decidas interesiĝi…
[BILDO p.1 | 38,42,62,68] Karikatura portreto de Henri Bergson: kalva maljunulo kun lipharoj, kun kolumo kaj kravato; subskribo de la desegnisto malsupre dekstre.
Tamen, estus erare aserti, ke la entreprenisto agas senpripense, ke li lasas irigi sin de l’ “inspiro”, kiel la ludisto aŭ la vulgara spekulisto; pro siaj ĝeneralaj konoj, ĉar li konas la industriajn tendencojn, la situacion de l’ merkato, ĉar li konas ankaŭ la homojn, li sentas, ke li devas marŝi aŭ ne marŝi en tiun aŭ alian direkton. La instinkto portas lin, sed instinkto direktata de tio, kion scias lia intelekto: tio estas la intuicio.
Oni povas starigi kiel ĝeneralan regulon, ke ajna kapitalista entrepreno prosperas aŭ malprosperas, laŭmezure kiel ĝia ĉefa gvidanto estas dotita aŭ ne je intuicio. Kaj kiel, en kapitalista socio, la industria disvolviĝo dependas ekskluzive de kapitalistaj gvidantoj, rezultas el tio, ke, en kapitalista socio, la intuicio troviĝas ĉe la bazo de l’ progreso: sen intuicio, nenia progreso. Ĉar la filozofio, tute kiel la religio, moralo aŭ arto, nur interpretas sian epokon, la “granda filozofo” moderna nur povas meti la intuicion ĉe la bazon de l’ progreso. Bergson metas la intuicion al supro de l’ŝtuparo de la virtoj, ĉar ĝi estas la virto de tiuj, kiuj nuntempe estas sur la plej alta ŝtupo de l’ socia ŝtuparo; kaj li faras el ĝi la motoron de l’ progreso, ĉar efektive, en kapitalista reĝimo, dum la kapitalisto estras la produktadon, la progreso de l’ produktado dependas de la intuicio de l’ kapitalisto.
Tia estas la ĉefa punkto de l’ bergsona filozofio; ekzistas aliaj, kiuj formas ĝian sekvantaron; kiel ĉi tiu, ili devenas de kondiĉoj, en kiuj praktikiĝas la aktiveco de l’ entreprenisto.
Se la intuicio kondukas la entrepreniston, ni memoru, ke fakte, la intuicio diference je l’ intelekto kaj instinkto, ne estas neerarema. La kapitalisto, kiu envojigas entreprenon, kiom ajn intuicidotita li estu, riskas ion: la entrepreno povas malsukcesi, kaj li — grave malgajni. Pro tio Bergson estas apologiisto de l’ risko. Samkiel la intuicio, la risko estas por Bergson la granda faktoro de l’ progreso; ju pli oni scias riski, des pli oni estas “evoluinta”.
Aliparte, la entreprenisto envojigas entreprenojn, sed sur kiun materian bazon estas starigitaj tiuj ĉi entreprenoj? Rekte aŭ nerekte, ili havas kiel bazon industrion, do teknikon. Sen industrio, neniaj entreprenoj; sen teknika disvolviĝo, nenia okazo envojigi entreprenojn, nenia eblo ekspluati novajn tavolojn da proletoj. Sekvas, ke Bergson prikantas la gloron de l’ tekniko. Kio karakterizas la homon, li diras, kio estas lia distinga kvalito, tio estas la tekniko, lia kapablo krei ilojn. Pri tiu ĉi temo li skribis paĝojn, cetere tre
¹ France: Henri Bergson.
— paĝo 2 —
94 SENNACIULO
belajn, kiujn certe Marks estus povinta subskribi.
* * *
Intuicio, risko, tekniko, jen do la superregaj valoroj por la granda filozofo de l’ burĝaro dudek-jarcenta, kaj tio, ĉar ili, fakte, estas la superregaj valoroj en la entreprenoj. Sed ne nur en la entreprenoj — tion Bergson ne vidis kaj ne povis vidi — tiuj ĉi faktoroj ludas grandan rolon, ankaŭ en la Revolucio.
Ne nur la entreprenisto agas per intuicio; la revoluciulo ne agas aliel. La revoluciulo ne agas senpripense: lia kono pri la malamikaj fortoj, lia kompreno pri la laborista movado, estas al li necesegaj por difini, kiel li devas agi; sed tio ne sufiĉas al li: kiom granda estas lia scio, ĝi ne povas permesi al li decidi en certa maniero, ĉu, en donita momento, li devas iri antaŭen aŭ voki por reiro, instigi al striko aŭ provi ribelon; li bezonas alian aferon, li bezonas la intuicion. La intuicio estis la supera kvalito de Lenin. Certe konis Lenin tre bone, kaj pesis tre precize, en tiu monato oktobro 1917, la respektivajn fortojn de l’ Revolucio kaj de l’ kontraŭrevolucio; dume li estus estinta tre nekapabla por science pruvi,… ke la movado sukcesus; por havi pri tio, ne la certecon, sed la konvinkon, li devis, kvankam bazante sin sur la sperto, transiri la kadron de l’ spertoj; li devis konfidi al la intuicio.
La samo estas pri la risko. Sed la risko estas la lotaĵo de l’ entreprenisto, ĝi estas tia en pli alta grado por la revoluciulo: dum oni tie riskas nur la kapitalojn, temas ĉi tie pri homaj vivoj. Kaj kia pli granda risko ol tiu de l’ Proletaro prenante sur sin la taskon prizorgi la daŭrigon de l’ produktado per tute novaj sociaj formoj, liberigi la homan laboron de l’ perforto?
Rilate al la tekniko ne necesas diri, ke la kapitalisto profitas la teknikon, tamen ne li praktikas ĝin; estas aliaj, kiuj ĝin kreas, aliaj, kiuj ĝin funkciigas, por lia profito. Tiuj aliaj estas la proletoj; ankaŭ, multe pli ol la kapitalisto, la proleto ligis sian vivon al la tekniko: la laborista klaso fakte estas nedisigebla de la tekniko. Tio klarigas, ke, kiam la burĝaro fine rimarkis, komence de l’ dudeka jarcento, per la voĉo de sia filozofo Bergson, la grandecon de l’ tekniko, la Proletaro jam pli ol duonjarcenton antaŭe estis proklaminta tiun ĉi grandecon, per la voĉo de sia filozofo Marks; la historia materialismo estas nur konfirmo, ke la tekniko estas la sola bazo de l’ tuta homa socio, ke la homo estas tia, kia lin formas lia ilo.
Ĉio tio ebligas kompreni, kial la filozofo de l’ burĝaro, kia estas Bergson, estas forte estimita en iuj revoluciaj medioj, en Francio, kaj precipe en Italio. La marksisto retrovis ĉe Bergson la historian materialismon, kaj samtempe, la revoluciulo trovis tie la priskribon de ecoj, kiuj estas plej necesaj al li.
Sed el tia starpunkto oni ne vidis, ke se Bergson estas Marks, li estas ja returnita Marks. Por Bergson, fakte, kian ajn respekton li konfesas por la tekniko, la tekniko tamen estas nur akcesoraĵo; la esenca progresilo, por li, ne estas la tekniko, sed la intuicio; li do estas en la kontraŭo al Marks, por kiu la tekniko estas la fundamenta principo. Por Marks la tekniko difinas la mondon; por Bergson, la intuicio regas la teknikon¹. Ekzakte la sama rilato kiel inter la du klasoj, kiujn unu kaj la alia reprezentas. Marks kaj Bergson estas interligitaj ekzakte kiel estas interligitaj proletoj kaj kapitalistoj. Proletoj kaj kapitalistoj estas ambaŭ infanoj de unu sama civilizo: la industria civilizo; la filozofo de l’ Proletaro kaj la filozofo de l kapitalismo povas, de tiam, renkontiĝi por kanti ambaŭ la gloron de l’ industrio; sed tie haltas la simileco. Ĉar se proleto kaj kapitalisto ambaŭ estas infanoj de l’ industrio, ili ne ludas en ĝi la saman rolon: la unu penegas, la alia profitas. Por unu, la tekniko estas lia vivo; por la alia, ĝi estas la arto tiri profiton el la tekniko. De tiam, unu produktas la filozofion de l’ historia materialismo, dum la alia produktas la filozofion de l’ intuicio.
R. Luzon. Elfrancigis N. B.
¹ Kredeble Bergson argumentus ĉi tie, ke la teknikon superregas la intuicio, en tiu senco, ke ĝi ludas la ĉefan rolon en la inventado de iloj kaj maŝinoj. Estas ankaŭ interese rimarkigi, ke la inventistoj estas riskemaj homoj. — E. L.
El: La filozofio de Klaŭdo Bernar’¹
Por ke niaj legantoj povu iomete juĝi pri la filozofio de Bergson, ni traduke publikigas jenan eltiron el La Literaturaj Sciigoj² (17. nov. 1928). Ni prefere elektis tiun pecon, tial ke ĝi aperis por la unua fojo.
…Dum longa tempo la filozofoj konsideris la realon kiel sisteman tuton, kiel grandan konstruon, kiun ni povus, tute laŭvorte, rekonstrui per la penso per la rimedoj de l’ nura rezonado, kvankam ni devis, fakte, alvoki por nia helpo la observon kaj la sperton. La naturo estus do kuneco de leĝoj enadaptigitaj unuj al la aliaj laŭ la principoj de l’ homa logiko; kaj tiuj ĉi leĝoj estus tie, tute, interne de la objektoj, la scienca kaj filozofia streĉo konsistus el tio, liberigi ilin forskrapante, unu post alia, la faktojn, kiuj ilin kovras, kiel oni sensabligas egiptan monumenton, fortirante per ŝoveloj la dezertan sablon. Kontraŭ tiu ĉi koncepto de l’ faktoj kaj de l’ leĝoj la tuta verko de Klod Bernar’ protestas. Multe antaŭ ol la filozofoj insistis je tio, kio povas ekzisti da konvencieco kaj simboleco en la homa scienco, li rimarkis, li mezuris la distancon inter la logiko de l’ homo kaj tiu de l’ naturo. Se, laŭ li, ni neniam alportos tro da prudento por la pravigo de hipotezo, neniam ni enmetos sufiĉe da kuraĝo por ĝin inventi. Kio estas absurda por niaj okuloj, tio ne estas nepre tia rilate al la naturo: provu ni la eksperimenton, kaj, se la hipotezo praviĝas, tre necesos, ke ĝi fariĝu komprenebla kaj klara proporcie kiel la faktoj nin devigos intimiĝi kun ĝi. Sed memoru ni ankaŭ, ke neniam ideo, kiom ajn fleksebla ni ĝin faris, havos la saman flekseblon kiel la objektoj. Ni estu do pretaj ĝin forlasi por alia, kiu ligiĝos pli intime ankoraŭ kun la sperto. “Niaj ideoj, diris Klod Bernar’, estas nur intelektaj instrumentoj, kiuj servas al ni por penetri en la fenomenojn; oni devas ŝanĝi ilin, kiam ili plenumis sian rolon, kiel oni ŝanĝas senakrigitan bisturion, kiam ĝi servis sufiĉe longe.” Kaj li aldonis: “Tiu ĉi tro granda fido en la rezonado, kiu kondukas fiziologon al erara simpligo de l’ aĵoj, rezultas el la nescio pri la malsimpleco de la naturaj fenomenoj.” Li diris plie: “Kiam ni faras ĝeneralan teorion en niaj sciencoj, la sola afero, pri kiu ni estas certaj, estas, ke ĉiuj ĉi teorioj estas malĝustaj, je vidpunkto absoluta. Ili nur estas partaj kaj provizoraj veroj, kiuj estas necesaj al ni kiel ŝtupoj, sur kiuj ni ripozas, por antaŭeniri en la esplorado.” Kaj li revenis al tiu ĉi punkto, kiam li parolis pri siaj propraj teorioj: “Ili estos pli malfrue anstataŭigitaj per aliaj, kiuj prezentos staton pli progresintan pri la demando, kaj tiel plu. La teorioj estas kiel ŝtupoj sinsekvaj, kiujn suriras la scienco plilarĝigante sian horizonton.” Sed nenio pli signifoplena ol la vortoj, per kiuj komenciĝas unu el la lastaj paragrafoj de l’ Enkonduko al la eksperimenta medicino. “Unu el la plej grandaj kontraŭstaroj, kiuj renkontiĝas en tiu ĉi ĝenerala kaj libera marŝado de l’ homaj konoj, estas la tendenco, kiu igas la diversajn konojn individuiĝi en sistemojn. La sistemoj celas sklavigi la homan spiriton… Necesas provi disrompi la barojn de l’ filozofiaj kaj sciencaj sistemoj. La filozofio kaj la
¹ Claude Bernard. ² France: “Les Nouvelles Littéraires”.
[REKLAMO p.2] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio. 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 3 —
SENNACIULO 95
SOCIALISMO EN ISLANDO
(Fino)
Sociaj Entreprenoj
Mi antaŭvidas rapidan iron de Islando al Socialista Ŝtato. Unue, oni klare vidas reviviĝon de la malnova komunuma reĝimo. Multe da tero nun apartenas al la ŝtato, alproprigita dum la Reformacio. Post morto de terposedanto, ne la plej aĝa filo heredas la tutan teron, sed ĉiu familiano egale. Sur la akvoj de Mivatn, la dua lago laŭ grandeco, fiŝkaptado estas permesata al ĉiu, kaj la ĉefjuĝejo jam subtenis fakton de ĝia komunuma posedo, kiel en antikva tempo. Terspacoj en la urbo kaj unu el la malmultaj ŝtonminejoj, proksime al Rejkjaviko, estas propraĵo de la urbo.
Due, kelkaj socie posedataj entreprenoj jam montras rimarkindan sukceson. La telefona entrepreno estas ŝtata propraĵo kaj estas tre bone administrata. Domposedanto pagas por luo kaj uzado de telefono malpli ol 100 germanajn markojn jare. Telefono por komerco kostas iomete pli ol 120 germanajn markojn. Translandaj paroloj estas malkaraj. La telefono estas ligita al ŝipoj de la Islanda Vaporŝipa Kompanio, tuj kiam ili estas alfiksitaj al eĉ negrandaj langpontoj, kaj komercistoj povas fari siajn negocojn, restante sur la ŝipo. Malgraŭ malkareco la telegrafa kaj telefona entrepreno donas profiton ĉiujare de 270 769 kronoj (260 000 germanaj markoj). La Disaŭdiga Kompanio, privata entrepreno, estas anstataŭota per ŝtata entrepreno.
La transporta problemo
estas malfacila. Distancoj estas grandaj. Materialo por vojoj ne estas havebla. La sovaĝaj printempaj subakvigoj preskaŭ neebligas la konstruadon de vojoj en multaj distriktoj. Deklivoj estas krutaj. En kelkaj lokoj la vojoj estas tre bonaj, kaj la ŝtato nun sin okupas pri la aliformigo de la vojetoj por ponioj¹ en ŝoseojn por aŭtomobiloj. Tiu plano multe plaĉas al la Farmista Partio, nun havante la potencon, ankaŭ al socialistoj, kiuj fariĝas influa kaj respektata partio.
Mara transporto ĉirkaŭ la marbordo estas grava entrepreno. La Islanda Vaporŝipa Kompanio estas fakte kompanio por socia utilo. Ĝiaj akciuloj estas homoj el ĉiuj klasoj. Tiu kompanio zorgis pri Islando dum la eŭropa milito, kiam danaj kaj aliaj ŝipoj estis for, por gajni monon aliloke. La Islanda Vaporŝipa Kompanio ricevas de la ŝtato monsubtenon, kaj ĝi publikigas bilancojn. La ŝtato havas bonegan vaporŝipon por marborda servo kaj projektas la konstruadon de dua ŝipo. La havenoj estas socie posedataj kaj administrataj. La Landsbanke (Nacia Banko) apartenas al la ŝtato, kaj la Islanda Banko estas parte sub ŝtata kontrolo. Dume la administrado de la bankoj estas ne laŭ socialista plano, sed kiam estos socialista plimulto, nenia parlamenta akto estos bezonata, por ke la tuta banka entrepreno estu utiligata por la publika intereso. Estas ankaŭ aliaj publikaj entreprenoj, direktataj de la ŝtato. La popolo jam vidas la avantaĝon de komuna posedo. Oni jam pretendas, ke triono de la plenaĝaj geviroj estas socialistoj.
Alkoholo estas forigita
Trie — la stato de la intelekto estas favora por la antaŭeniro de socialismo. Edukado estas speciale priatentata. En tiu lando, kies loĝantaro nombras proksimume 100 000 homojn, estas universitato, centra kolegio, tri mezgradaj lernejoj, du kolegioj de agrikulturo, du komercaj lernejoj, porinstruista kolegio, lernejo de ŝipirado, lernejo por ŝip-inĝenieroj kaj teknika kolegio, krome multe da elementaj lernejoj. La islandanoj havas, kiel stimulilon por la menso, la scion, ke ilia lando evoluas per rapidaj paŝoj. La foresto de drinkaĵoj estas afero tre grava. En sia alloga libro “Letters from High Latitudes” (leteroj el altaj latitudoj²) lordo Dufferin speciale altiras atenton al la drinkemo de islandanoj antaŭ sesdek jaroj. En jaro 1913 per plimulto da 62% ili forbalais la “Drinkkomercon” el sia insulo. De tiu tempo socia progreso estis rapida, kaj kvankam hispanaj komercistoj povis, per bojkoto de ilia fiŝkomerco, devigi la islandanojn importi hispanajn vinojn, hodiaŭ estas kompleta malpermeso de fortaj alkoholaj trinkaĵoj; nur vinoj kaj bieroj enhavantaj malpli ol 2½% da alkoholo estas enlasataj. Malpermeso de alkoholaĵoj estas ero en la socialista programo, kaj la gvidantoj opinias, ke, kiam nova baloto okazos, la subtenantoj al vendo de alkoholaĵoj estos absolute venkataj kiel antaŭe.
Fine, islandanoj jam kutimiĝis al grandaj eksperimentoj. La porviva baraktado sur maro kaj tero igas ilin kuraĝaj kaj decidemaj. Neniam ili havis aristokrataron, sed havas sian burĝaron kaj la Socialistan Partion bone gvidatan.
La fiŝ-industrio
Post unu monato finiĝos la trijara interkonsento inter la posedantoj de fiŝkaptaj trenŝipoj kaj laboristoj sur la maro. Oni atendas, ke akra lukto okazos, ĉar oni penos naciigi la grandan fiŝkaptadan industrion. K-doj en Islando turnas sin al alilande organizitaj laboristoj por ĉiu helpo, kiu povus esti donata, en Islando kaj en la havenoj, kie islanda fiŝo estas surterigata. La problemo vere estas internacia.
Mi konscie proponas al K-doj, kiuj povas fari vojaĝon, ke ili iru por mem vidi Islandon. La veturo estas relative malkara. “La lando de glacio kaj fajro,” kie lafo estas blanka pro neĝo kaj neĝo nigra pro lafo, estas ideala loko por saniga libertempo. Politike la situacio estas streĉita kaj estas plena de intereso kaj espero.
La lingva problemo ne devas malhelpi iun, kaj niaj kolegoj tie montros al socialista vizitanto, kiel ili faris al mi, ke la vorto “kamarado” havas sian signifon.
D. N. Mackay. el angla lingvo, gazeto “Forward”. Trad. E. E. Y.
¹ Ĉevaletoj. ² Geografiaj larĝoj.
scienco ne devas esti sistemecaj.” La filozofio ne devas esti sistemeca! Tio estis paradokso en la epoko, kiam Klaŭdo Bernar’ verkis kaj kiam oni emis, ĉu por pravigi la ekziston de l’ filozofio, ĉu por ĝin ekzili, identigi la filozofian spiriton kun la spirito de sistemo. Estas vero dume, kaj vero, pri kiu pli kaj pli oni konvinkiĝos laŭ tio kiel disvolviĝos efektive iu filozofio kapabla ampleksi la konkretan realon en ĉiuj ĝiaj zigzagiroj. Ni ne plu vidos tiam sinsekvon da doktrinoj, el kiuj, prave malprave, ĉiu pretendas enteni la tuton da objektoj en simplaj formuloj. Ni havos ununuran filozofion, kiu konstruiĝos iom post iom flanke de la scienco, kaj al kiu ĉiuj, kiuj pensas, alportos sian ŝtonon. Ni ne plu diros: “La naturo estas unu, kaj ni iros serĉi, inter la ideoj, kiujn ni jam posedas, tiun, kie ni ĝin povos enadaptigi.” Ni diros: “La naturo estas tia, kia ĝi estas, kaj kiel nia intelekto, kiu konsistigas parton de la naturo, estas malpli vasta ol ĝi, estas dube, ĉu iu el niaj nunaj ideoj estas sufiĉe larĝa por ĉirkaŭpreni ĝin. Laboru ni por plilarĝigi nian penson; laborigu ni nian intelekton; rompu ni, se necesas, niajn kadrojn; sed ne pretendu ni plimalvastigi la realon laŭ la proporcio de niaj ideoj, tiam kiam estas tasko de niaj ideoj adaptiĝi, pligrandiĝite, al la realo…”
Henriko Bergson.
Ĉefaj verkoj de H. Bergson estas jenaj: La evoluo kreanta, Studo pri la senperaj donaĵoj de l’ konscienco, Materio kaj memoro, La rido, La spirita energio, Daŭro kaj samtempeco, okaze de l’ teorio de Ajnŝtajn (Einstein).
Korekto. — Enŝoviĝis en n-o 218 jena preseraro sencmalklariga: Pĝ. 83, 1-a kol., linio 22 de supre legu konformiĝi anst. konfirmiĝi.
— paĝo 4 —
96 SENNACIULO
TRANSPORTLABORISTO EN ŜEFILD
Ŝefild (angle: Sheffield) troviĝas inter karbminoj, feraj kaj ŝtalaj fabrikoj. Ĝi ankaŭ estas fame konata pro sia tranĉilara fabrikado. Malnova Ŝefild bazis sur la tranĉil-industrio en la tagoj, kiam junaj kaj maljunaj geviroj laboris en malgrandaj fabrikoj je malagrablegaj kondiĉoj, en terura bruado dum longaj labortagoj. Hodiaŭ la peza ŝtal- kaj armil-industrioj estas la ĉefa rimedo por akiri riĉon por la kapitalistoj. En Ŝefild ni havas konstantan nombron da almenaŭ 30 000 senlaboruloj. Ankaŭ ni vidas multajn domaĉojn, sed tiuj lastaj estos detruataj kiel eble plej baldaŭ. La urbo kreskadas kaj nun etendiĝas ĝis la Rozer (angle: Rother) valo, enhavante kelkajn karbministajn vilaĝojn. La distanco de la du ekstremaj limpunktoj estas ĉ. 22,5 km.
Mi estas transportlaboristo kaj veturigas vojan lokomotivon (ŝarĝveturilon) por la Ŝefilda urba korporacio. La kapitalistoj diras, ke ni laboras en ŝirmita industrio, kaj bedaŭrinde multaj laboristoj kredas tion. Sed fakte ni ne povas labori, kiam pluvas. Dum la naŭ jaroj, dum kiuj mi laboris tie, okazis grandaj ŝanĝoj en labormetodoj kaj transporto. En la jaroj 1920—23 ni havis malrapidan, sed fortan kaj pezan tipon de ŝarĝveturilo, kaj estis multe, se ni faris tri vojaĝojn po 8 km. dum unu tago. Tiame oni dungis ĉ. 200 laboristojn ĉe la tenejo, kaj ili ŝarĝis per ŝoveliloj la vojajn veturilojn. Sed hodiaŭ oni havas grandegajn meĥanikajn ŝovelilojn, kiuj ŝarĝas kvin aŭ ses milkilogramojn dum 20 minutoj per helpo de unu viro. Ankaŭ oni havas grandegajn maŝinojn por miksi gudran asfalton por voja konstruado, kiuj faras la laboron sen tuŝo de homaj manoj kaj fine ŝarĝas la veturilojn. La maŝinoj miksas 20 aŭ 25 milkilogramojn pohore. Oni nur bezonas du laboristojn por boligi gudron por uzo en la miksado kaj tri kromajn por elpreni skoriajn ŝtonojn el fervojaj vagonoj en la maŝinojn, kaj la veturigisto prenas ilin el la maŝinoj. La duono da laboristoj nun faras pli ol antaŭe la tuto. Ankaŭ la ŝarĝveturiloj multe pliboniĝis, ilia rapideco sur la vojo kaj pli oportuna uzado ebligas fari kvin aŭ ses vojaĝojn potage anstataŭ tri. Malgraŭ tia plirapidiĝo de l’ veturado la fakestroj estas ĉiam malkontentaj; ili ekzamenas ĉiutage la raportojn de ĉiu veturigisto, kaj iu laboristo devas klarigi al la fakestro iom pri la raporto, ĉar li kredas trovi eksterregulaĵon. Li celas atingi, ke la veturigistoj faru dum duona horo tion, por kio ili bezonas unu horon. Ni nun jam faras per malpli da veturiloj pli da laboro ol en antaŭaj jaroj.
Se la vetero estas favora kaj la fakestroj bonhumoraj, ni devas labori 10, 12 aŭ eĉ 15 horojn potage. Sed se pluvas, ni povas malsati kaj la estroj ne zorgas pri tio. Ni ĉiam laboras interne de la urblimo. Ni devas veturigi inter densa transport-cirkulado kaj tial esti ĉiam tre atentaj. Precipe kiam la vojoj estas malsekaj kaj la veturiloj glitas flanken, la laboro estas tre danĝera. Semajnfine ni apenaŭ ricevas sufiĉe da mono por daŭrigi la vivon ĝis la proksima semajnfino.
Horace James Clayton (2877).
★
RAPORTO
prezentita al la 1-a SAT-konferenco en Göteborg (aŭg. 1928)¹
La Fotoamatora Asocio Laborista en Germanio
La “Unuiĝo de laboristaj fotografoj en Germanio” estas ankoraŭ juna organizo. Ĝi havas en Germanio pli ol 60 lokajn grupojn, en kiuj estas organizitaj proletaj fotoamatoroj. Ĝia plej alta tasko estas: meti la fotoaparaton al la servo de l’ klasbatalo. La lab. fotografoj ne praktikas tiun sporton diletante, sed volas servi al la tuta lab. gazetaro kiel raportantoj kaj foto-korespondantoj, por tiele influi la legantaron per la bildoj en proleteduka senco.
Krome ili organizas ekspoziciojn kaj produktas lumbild-seriojn. Kelkaj grupoj eĉ disponas film-aparatojn. Iliaj filmprezentaĵoj rikoltis grandan aplaŭdon.
Trans la landlimoj de Germanio ni klopodas ankaŭ fondi rondojn kaj grupojn de lab. fotografoj-amatoroj, kaj ni jam povas enregistri iom da sukceso en Ĉeĥoslovakio, Svisio, Sovetio, Aŭstrio kaj Rumanio. Izolaj membroj troviĝas en kelkaj mondpartoj, kaj ni kredas, ke estas nur ankoraŭ demando de tempo, ĝis ni povos fondi Internacion de lab. foto-amatoroj.
La lab.fotografa unuiĝo de Germanio ĝojus, se la membroj de SAT simpatius al nia kultura organizo, kaj kompreneble estas preta ĉiutempe subteni viajn klopodojn.
W. Vildebrand.
¹ Ĉi tiu raporto aperas tiel prokraste, ĉar ĝi estis sendata al la organizinto de l’ SAT-konferenco, kiu dume troviĝas en Nov-Jorko. Sekve nur de tie ni ricevis la raporton, kiu kompletigas la serion de raportoj pri nia unua Konferenco. — Red.
El mia taglibro Usona
II
13-an de novembro. — De la Debs-Radio-Stacio mi disaŭdigis paroladon pri la politika situacio en Britio. La Stacio estis fondata por honori la memoron de Debs — bone konata batalinto por la Proletaro. Bedaŭrinde la pli fortaj konkurantoj de tiu stacio malhelpas kaj kelkloke malebligas la ricevon de l’ disaŭdigo. Laŭ statistiko pri farmistoj de greno, kotono kaj tabako la prospereco de Usono — admirata tutmonde — ne estas universala. La hipoteko englutas ofte la produkton de la farmbieno.
15-an de novembro. — Ŝajnas, ke la negra problemo ludas tre gravan rolon en Usono. En 26 ŝtatoj, el la sumo de 49, edziĝo inter geblankuloj kaj gemalblankuloj estas malpermesata. Pli kaj pli la negro eniras la industrion de Norda Usono. En Nov-Jorko la negroj havas specialan kvartalon nomatan Harlem. Kredeble ili fine miksiĝos kaj pli kaj pli organiziĝos; la tekniko kaj la posedo de mono detruos la barilon de rasdiverseco.
Laŭ statistiko, en Usono 2500 ĵurnaloj aperas en “fremdaj” (t. e. neusona) lingvoj. Sed per la lernejo la amerikanoj esperas povi detrui la malnovan naciismon, — bedaŭrinde nur por anstataŭigi ĝin per usonismo bazita sur la angla (iom ŝanĝita) lingvo. Fakte la angla lingvo estas la internacia lingvo de tiu ĉi kontinento aŭ penas esti.
16-an de novembro. — Konatiĝo kun vigla rondo el SAT-anoj en Nov-Jorko. Multon ili volis scii pri la SAT-kongresoj. Gastigite de l’ peranto K-do Veder, mi sabate, estis kondukata de K-do Saville al la plej alta konstruo en la tutmondo. Rapide iranta levilo portis nin ĝis la 58-a etaĝo de la Ŭulŭerth (angle: Woolworth)-Turo, de kie ni povis inspekti unu el la plej gravaj urboj de la mondo. Aŭtomobiloj aspektis kiel muŝoj surtere; kelkaj staris sur tegmentoj, ĉar la spaco mankis malsupre. Katedraloj de komerco penas atingi la ĉielon, sed Babelo persistas. Grandaj ŝipoj venas al la haveno el ĉiu angulo de la mondo, sed senlaboreco ankoraŭ turmentas K-dojn. Ni poste staris en Ŭal (angle: Wall) Strato, kie diktatoras la financreĝoj, kaj akciuloj furioze spekulacias. Profito, pli da profito! jen la celo, kvankam, kiel rilate al la “Vestris”, homoj dronas pro neriparita ŝipo, veneniĝas, trolaboras. 488
[REKLAMO p.4] MALGRANDA TERBIBLIO originale verkita en esperanto de Prof. D-ro FERD. SZERENYI. ENHAVO: 11 grandaj landkartoj kaj multaj skemoj kun klariga kunteksto sur bonega papero. Form.: 26×36 cm. Prezo: 1,80 g. m. Havebla ĉe la Administracio de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig-O-27 (Germanio)
— paĝo 5 —
SENNACIULO 97
EL MIAJ SOMERAJ TAGOJ
El miaj someraj tagoj
Mi estas 20-jara gimnaziano. Havante feriojn dum tri monatoj, mi estis libera de “racia” laboro en lernejo. Sed mi ne devis pasigi tiun tempon sencele. La lernado en gimnazio postuladas elspezojn, kiuj bezonas monon. Multaj scias, kiel limigitaj estas la vivrimedoj de laboristoj-proletoj en nuntempaj ekonomiaj kondiĉoj. Tial mi, kiel multaj miaj kamaradoj, uzis la feriojn por serĉi laboron. Kelkiom el mia somera laboro mi volas priskribi ĉi tie.
[BILDO p.5 | 19,23,35,40] Portreta foto de juna viro kun kurtaj haroj, en jako, blanka ĉemizo kaj kravato.
Ne malproksime — 10 kilometrojn — de nia malgranda urbo ekzistas la plej granda ligno-segejo en nia distrikto. Tien vagadis multaj senlaboruloj-nekvalifikuloj por serĉi laboron, alie dirite — “vendi siajn fortojn”. En vicoj de laborpetantoj ankaŭ mi troviĝis. Mi baldaŭ estis dungita de la laborejestro. Dungante li traboris min per siaj akraj okuloj kvazaŭ volante konvinkiĝi, ĉu mi estas sufiĉe forta kaj taŭga por fari malfacilan fizikan laboron. Mi trankviligis lin dirante, ke mi jam estis laboranta pasintjare en alia segejo. Kompreneble mi ne konstatis opinion de nia lerneja kuracisto pri mia malforta “korporganizo”.
La segejo funkciadis tage kaj nokte je du deĵoroj. Ambaŭ deĵoroj alternis posemajne: unua semajno taga kaj alia — nokta deĵoro. Okaze de taga laboro mi vekiĝis je la 6-a horo, lavis min kaj tuj matenmanĝis. Mi tute ne uzas la vorton “ellitiĝi” pro tio, ke plimulto da laboristoj ne havis propran dormejon kaj liton. La fabrik-administracio ne zorgis pri siaj laboristoj kaj ne konstruis ian loĝejon aŭ barakon. Kelkaj feliĉuloj ricevis anguleton ĉe vilaĝanoj. Aliaj devis dormi en grenejoj, herbejoj, sur plankoj. Kelkaj kuraĝaj dormadis eĉ en segaĵamasoj ĉirkaŭ la segejo. Mi ricevis sufiĉe bonan loĝejon: plafonon¹ de iu bovinejo en vilaĝo…
Je la 7-a horo blovis vaporsireno. Ekmoviĝis bruantaj segmaŝinoj. Eksonis akra zumado de transmisioj. Komenciĝis longa dekhora labortago, kiu finiĝis je la 18-a horo. (De la 12-a ĝis 13-a estis paŭzo, kiam oni tagmanĝis). Je la 19-a h. komencis laboron la dua deĵoro, kiu liberiĝis je la 6-a matene. Nokte daŭris sama unutona kanto de maŝinoj, nur briletaj elektrolampetoj verŝis malsupren tremantan lumon… Nur sabate estis 8-hora labortago, kiam la unua deĵoro finis sian laboron je la 16-a horo, kaj la dua — je la 1-a matene.
Laborante en segejo (mi estis ĉe segokadro) unu semajnon tage, duan nokte — mi povis observadi la laboristan vivon. Kaj mi ekvidis, kiel kompatinda estas la sorto de laboristoj, dependantaj de avidemaj entreprenistoj. Ĉiu loko en la segejo estis sorbanta ŝviton kaj sangon de laciĝintaj homoj. Oni malbenadis tiun laboron pro ĝia malfacileco — tamen alvenis volontuloj almozpetantaj laboron. Ne estas oportuna alternativo: ĉu labori, ĉu malsatmortaĉi. Sed por entreprenistoj estis bonaj kondiĉoj por ekspluatadi laboristojn. Oni komparis la segejon kun ia amerikana aŭ Ford¹-fabriko, ja pro ĝia raciigita, intensa laborsistemo.
Ankoraŭ konstatindan aferon mi rimarkis ĉe la laboristoj — mankon de intelektaj interesoj kaj penadoj. Jene pruvis sin la materialismo de Marks — kultura kaj racia progreso dependas de la soci-ekonomiaj kondiĉoj. Se oni senigas homon de normalaj ekonomiaj vivkondiĉoj, oni mortigas per tiu subpremado lian animon kaj intelekton. Karakteriza ekzemplo. Mi demandis junan laboriston, ĵus ricevintan salajron, kion li faros per la mono. Mi proponis al li aĉeti ian legaĵon.
— Por kio? li kontraŭdiris. — Mia salajro estas tro malgranda por tio. Sed mi prefere iras vespere al drinkejo. Tie iĝas la koro pli ĝoja kaj dronos ĉiuj zorgoj…
Vi povas diri — stranga logiko, malsaĝa pensado! Sed ne miru — tiu logiko estas la bastardo de homa psikologio elformiĝinta en kondiĉoj de socia subpremado. Pri vivproblemoj juĝi oni lernas el la reala vivo…
Mi laboradis en segejo 7 semajnojn. Tiam mi devis ĉesigi mian laboron pro ekmalsaniĝo (ĉiutaga naz-sangado kaj kapdoloro). Je la fino de aŭgusto komenciĝis mia cerba laboro — mi iris lernejon.
Adolfo P. (12 969) Estonio.
¹ Ĉu la aŭtoro volas diri: subtegmento? — Red.
¹ Usona Kapitalisto, konata pro enkonduko de “raciigita laborsistemo” en siaj laborejoj.
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
10. Individuismo
De l’ socia vidpunkto, la sola, kiu nin povas interesi ĉi tie, la individuismo estas la principo, sur kiu la ekonomiistoj – konservativuloj de l’ nuntempa socia ordo (la burĝa reakcio) apogas sian doktrinon de l’ “Lasu fari, lasu pasi”. El tio oni tamen ne devas konkludi, ke la socialistoj unuanime kondamnas ĉi tiun principon.
[BILDO p.5 | 49,53,63,71] Desegnita portreto de barba viro kun kalva frunto, profile turnita maldekstren. Subskribo: HENRI ĜORĴ (angle: Henry George) amerika agrar-socialisto, kiu ne nuligas en sia teorio la principon de l’ individuismo. Li vivis de 1839—1899
Kion ili unuanime forĵetas, estas la ekscesa doktrino de l’ “lasu fari”, tio ne estas la principo de l’ individuismo. Tiel, oni vidis la principon mem de l’ individuismo defendata de agrar-kolektivistoj kiel Ĝorĵ (George) kaj Kolen (Colins).
“Voli neniigi la individuismon, skribis ĉi lasta, estas voli neniigi la racion, neniigi la homecon.”
Aliparte, memkompreneble ĉiuj liberecaj socialistoj, kiel Prudon kaj liaj disĉiploj mutualistaj (vidu en n-o 207), konsideras la individuismon kiel ekonomian forton malbonigitan kaj kies socia nuntempa organizo nur prezentas devojiĝon.
La socialismo estis rajta reago kontraŭ la individuismo, la malvasteco kaj ekskluziveco de l’ persona intereso konsiderata kiel ununura risorto de aktiveco kaj unusola regulilo de l’ socia harmonio.
Individueco kaj kolektiveco estas la du fortoj, kiuj en la origino de ĉiu homa asociiĝo interpuŝiĝas, kontraŭas unu la alian kaj fine konsistigas unuon. Ĉiu socia ordo rezultas definitive el ĉi tiu konsistiĝo, kiu varias kun la intenseco aldonata al ĉiu el la konsistigantaj fortoj.
Tiel, kunmetu la maksimumon plej eblan da individuista forto kun la minimumo plej ebla da kolektiva forto, vi havos kiel rezulton la anarkion (-ismon). En la antaŭaj donaĵoj, malmultigu senteble la intensecon de l’ individuista forto, pliigu, laŭ la sama proporcio, la intensecon de l’ kolektivista forto, vi havos rezulte la mutualismon (vidu en n-o 207). Egaligu ambaŭ fortojn, vi havos, por paroli kun la ekonomiistoj, la nuntempan soci-ordon.
Renversu la donaĵojn de l’ problemo rilate al la intensecoj, donu la superon de intenseco al la kolektiva forto, ne malpliigante tro la individuisman forton, vi alvenos al la kolektivismo (vidu en n-o 218). Fine, kombinu la minimumon da individuista forto kun la maksimumo da kolektiva forto, jen — la komunismo.
— paĝo 6 —
98 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Ĉu en la mondo tute ne estas esperantistaj maristoj?
Tiu ĉi demando antaŭ nelonge 2-foje aperis en “S-ulo” (n-oj 209, 215). Estus ne kamaradece, se mi mortsilentus la scivolemon de l’ K-doj. Jes, estas. Unu estas mi, kaj mi konas ankoraŭ 4 K-dojn hungarajn, kiujn mi sukcesis varbi al esp-o kaj SAT. Do, ni nombras sume: 5; vere, tre malmulte, kiel blankaj aŭ “verdaj” korvoj. Mi konas kelkajn aliajn maristajn esp-istojn, sed ili antaŭ jaro ĉesis ŝipveturi. La tutmonda maristaro estas vere kampo ĝis nun ne tuŝita de l’ esp-a movado. La plej interesa fakto estas tamen, ke neniu pli urĝege bezonas la solvon de l’ problemo pri internacia lingvo ol la maristaro (komp. Kongr. Protokolaro 1928, pĝ. 44/45).
Mi ŝipveturis 4 jarojn ĝis nun, kaj mi neniam preterlasis okazon por propagandi esp-on al maristoj diversnaciaj. Mi spertis gravegajn malhelpojn. La karaktero, kutimoj, moroj kaj ankaŭ la klaskonscio de la plej multaj maristoj estas tre kritikindaj, riproĉindaj. Ne estas loko ĉi tie por diri, kial la maristoj distingas sin per tiuj malbonoj. Ankoraŭ nuntempe ĉie nur idealistoj akceptas esp-on. Oni ne serĉu idealiston inter la maristoj, ĉar tiu speco tute ne ekzistas. Se vi tamen trovos iun, tiu povas esti nur amatora maristo, kiu aventuras la ŝipiradon nur por iom da tempo. K-doj loĝantaj en havenurboj certe scias pri tiuj kvartaloj plenaj de drinkejoj, diboĉejoj, bordeloj, kiujn vizitadas nur maristoj kaj havenlaboristoj. Tie oni ne bezonas esp-on por sin komprenigi kaj amuzi. Flandra, holanda, germana, franca aŭ iunacia bordelisto aŭ -ino facilege komprenas, kian alkoholaĵon deziras liaj itala, norvega, greka, finna, angla maristaj klientoj. Maristoj estas preskaŭ senescepte drinkemaj, senidealaj, ofte maldelikataj, krudaj homoj, kiujn la esp. movado povos tuŝi rimarkinde nur post longa tempo.
Alia grava malhelpo al nia propagando estas, ke ĝuste en Antverpeno kaj Roterdamo, kiuj havas la plej grandan ŝipiran trafikon internacian en Eŭropo, kaj sekve amasego da diverslandaj maristoj alvenas kaj restadas tie multfoje, la laborista esp. movado estas tute sensignifa, nerimarkebla. Se mi renkontas hazarde iam konscian kaj moderan mariston, mi vane propagandas al li esp-on, ĉar se mi gvidus lin en la lokan (Antverpeno) grupejon laboristan, mi povus prezenti al li nur 2 aŭ 3 kunvenintojn. En vilaĝoj mi jam vizitis grupojn multege pli vigle laborantajn ol en tiu granda urbo. Por povi efike propagandi precipe al maristoj, oni devas prezenti la praktikajn flankojn de la ideo.
La maristaro nuntempe plej internaciskale uzas la anglan, italan kaj iom la germanan lingvojn. La hispana lingvo same vaste estas uzata en maristaj rondoj. Sed vere ĉie en la mondo la plej granda lingva ĥaoso regas. Maristo ne scias, kiun el la multaj lingvoj lerni. Li plej ofte lernas samtempe 3—5 lingvojn kaj ĉiujn tre malbone. Oni ne kredu, ke ekz. holanda ŝipo havas nur holandajn ŝipanojn. Tio okazas nur malofte. Mi konis ŝipojn, kies 22—25-membra ŝipanaro rekrutiĝis el 14—16 diversnacianoj.
Kiel disvastigi esp-on inter maristoj? — Propagandi al ili per ĉiuj rimedoj precipe en havenurboj, kie la SAT-ronda vivo estas pli vigla. Krome, eble la plej efika rimedo estus, ke junaj SAT-anoj bone parolantaj esp-on, kiuj havas emon vojaĝadi de lando al lando kaj inter malsamaj kontinentoj, provus kapti ŝancon por dungiĝi en marŝipo. Kelkjara aŭ -monata aventuro surŝipa instruos multe al entreprenema SAT-ano. Esp-ista maristo havas multe da okazoj por propagandi esp-on al maristoj kaj alilandanoj en fremda haveno ktp. Marista SAT-ano povas esti vera heroldo de esp-o kaj SAT en malproksimaj landoj kaj kontinentoj. Do, junaj SAT-anoj, ne timu la maron! Bedaŭrinde la K-doj, kiujn mi sukcesis varbi, plej ofte vojaĝas al landoj, kie esp. movado kaj SAT-anoj tute ne aŭ apenaŭ rimarkeble ekzistas. Jen direkto kaj havenoj, kiujn maristoj-SAT-anoj havos okazon viziti dum dec. kaj januaro. K-do Jelen Johano per belga vaporŝipo “Kambove” al Port-Said, Port-Sudan, Mombassa, Beira, Durban. Returnen: Port-Said, Lisboa, Antverpeno. K-do Weisz Zoltán per angla vaporŝipo ‘Cambrian Duchess’: Montevideo, Buenos Aires, St. Vincent (promontoro Verda insularo), Antverpeno. K-do Manfai Ladislao per anglaj pasaĝerŝipoj “Montrose”, “Melita” de Antv. al Montreal, St. John (Kanado) kaj returnen. Mi mem plej ofte vojaĝadas inter Nov Jorko-Halifaks-Montreal-Antverpeno per diversaj ŝipoj.
Bonesper, R. (29).
NI PETAS INFORMON
Jam de longa tempo ni ricevis du poŝtmandatojn, sed neniu informon pri la celo de la pago, pro tio ni ĝis nun ne povis prilabori ĉi tiujn aferojn. La sendintoj estas: W. Merger-Bremen, London kaj D. Smith, Dunfermline Fife. Adm.
La arto de l’ tradukado
Jes, traduko estas arto, kiu volas esti regata! Bedaŭrinde multaj SAT-anoj, kiuj kun laŭdinda fervoro prilaboras tradukojn por priservi sian nacilingvan gazetaron, ne konscias pri tio. Ofte ni havis okazon, vidi tradukojn faritajn el esperanto en iun nacian lingvon, kiuj ektimigis nin! Oni verdire perfortis la nacian lingvon; la stilo ne estis tiu de l’ celita lingvo, sed tiu de l’ esperanta originalo, el kiu oni tradukis. La tradukantoj devas nepre konscii, kiom delikata estas ilia laboro, kian treege malbonan efikon kaŭzas malbonstila traduko, tute ne parolante pri sence fuŝ-tradukitaj frazoj, kiujn ni kutime ankaŭ renkontis en tiaj tradukoj.
Tradukanto devas scii, ke oni neniam rajtas laŭvorte, laŭlitere traduki iun tekston, sed ĉiam devas penadi adapti plene la tradukon al la spirito de tiu lingvo, en kiun oni tradukas. Por tio la traduko devas esti laŭsenca, prefere ol laŭvorta. Tradukanto devas bone regi la lingvon, en kiun li tradukas, devas koni ĝiajn leĝojn, gramatikon, stilon, lingvajn apartaĵojn. Tradukanto nepre devas pensi pri la leganto, pri lia lingvo, lia esprimmaniero, por ne prezenti al li kriplan lingvaĵon, kiu ne nur naŭzas lin kaj tiel de antaŭe malfavore rilatigas lin al la legaĵo, sed kiu naskas ankaŭ plej nekorekteblajn miskomprenojn kaj elvokas spiritajn efikojn tute ne celitajn de la originala verkinto. Tradukanto estas persono, kiu prenas sur sin taskon de konfido, ĉar la legantaro nur povas konfidi al liaj tradukitaj vortoj, ne havante kontrolon pri ilia ĝusteco.
Do, K-doj, kiom ajn dezirinde estas, ke vi dediĉu vin multnombre al la laboro de l’ tradukado, por plenumi la peresperantan taskaron, starigitan antaŭ ni kiel plej trafa rimedo por sukcesigi esperanton, — traduku nur, se vi havas la konvinkon, ke via traduko klare kaj fidele spegulas la originalon kaj ne perfortas la spiriton de l’ lingvo, en kiun vi tradukas. N. B.
[REKLAMO p.6] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. —o— Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. Havebla ĉe Administrejo de SAT.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 99
Al niaj abonantoj en
Francio, Germanio kaj en ĉiuj landoj, kie ni havas poŝtĉekajn kontojn, ni sciigas, ke estonte ni ne plu enmetos tiujn sufiĉe bone konatajn admonilojn ruĝajn, sed ke ni enmetos pagkartojn kiel signon, ke ni atentigas niajn karajn legantojn pri iliaj abonfiniĝoj. Tiu procedo estas por niaj K-doj sufiĉe simpla kaj ŝpariga. Vi simple skribu la sumon, kiun vi sendas al la Adm., sur la pagkarton kaj vian kompletan adreson kaj la afero estas en ordo. Sur la koresponda parto de la pagkarto vi nepre informu nin, por kio vi pagis. Ni esperu, ke tiu aranĝo ankaŭ helpos al la pligrandigo de nia abonantaro en la koncernaj landoj. Adm.
Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:
Bruxelles, konto n-o 227 848 ‘s-Gravenhage, konto n-o 142 084 Leipzig, konto n-o 6835 Praha, konto n-o 501 007 Stockholm, konto n-o 4268 Warszawa, konto n-o 191 335 Wien, konto n-o D.- 137 725 Zagreb, konto n-o 40 040
En Paris funkcias sub la nomo de nia Asocio jena konto: C. 1234—22.
Ni kaj stenografio
En n-ro 215 K-do Sikorski rekomendas la lernadon de Internacional-stenografio, kies studo laŭ lia diro estas tre facila. Pri la neceso de stenografio ni certe ne bezonas disputi; ĉar preskaŭ ĉiu SAT-ano jam spertis tion, partopreninte, ĉu esperantan, ĉu alian kunvenon. Tre grava ŝajnas al mi ŝparo de tempo kaj afranko, se oni pensas pri longaj raportoj sendataj poŝte al diversaj landoj.
Sed, K-doj, ĉu ni agas ĝuste, se ni eble en Germanio kaj Sovetio eklernas Internacional-stenografion, dum oni en Francio, Anglio k. a. landoj uzas aliajn sistemojn? Antaŭ ol lerni ni devas interkonsenti pri la plej taŭga, plej facile lernebla sistemo. Ekzistas multaj sistemoj praktikataj, sed ne ĉiuj taŭgas por laboruloj. Ekz. la sistemo Gabelsberger multe uzata en Germanio, precipe ĉe ŝtataj oficoj, postulas malpezan manon pro siaj tre delikataj strekoj. Sekve ĝi ne taŭgas por laboristoj.
Ni SAT-anoj bezonas sistemon uzeblan en ĉiuj lingvo-teritorioj plej grandskale. La distrikto Erzgebirge-Vogtland komisiis min antaŭ kelka tempo, esplori, kiu sistemo estas la plej bona por laboristoj. Tiucele mi turnis min al la Regna Esperanto-Instituto (Leipzig), kiu rekomendis 7 diversajn sistemojn el diversaj landoj. Aliajn sistemojn mi krome posedas. Mi tial proponas, ke kelkaj stenografistoj ekzamenu tiujn sistemojn kaj aliajn al mi nekonatajn. Eble K-do Sikorski kunhelpus en tia komisiono¹. Oni skribu pri tiu afero al mi. Ni montru al la mondo, ke SAT ankaŭ tiurilate estas vojmontranta, elprovante stenografion por la tutmonda Laboristaro, por interpopola kompreniĝo!
W. M. Zinke (1305), adr.: Chemnitz 18, Rottlufferstr. 118 (Germanio).
¹ Ni opinias, ke K-do S. kredeble preferos praktiki la sistemon de li eklernitan. La artikolo montras, ke li trovis solvon, kiu plene kontentigas lin, kaj kiun li por imito rekomendas al la SAT-anaro. Laŭ ni plej grava demando ne estas, disputi pri sistemoj (ĉar iu preferas tiun sistemon, alia tiun por si), sed lerni unu sistemon por havi la nepran profiton. Ĉu ne sufiĉas, se ni povas legi nian propran stenografitan tekston? Plej ofte certe nur tio estas bezona. Ni ja ne intencas aperigi [?] “S-ulo”n aŭ niajn librojn en stenografio! — Red.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
SOVETIO. Moskvo. Ĉe nova kooperativa domo Moskva Poŝtisto komence de okt. estis organizata esp. rondeto. 18 pers. (10 618.) — Dnepropetrovsk. Antaŭ nelonge en la Esp. Konsultejo okazis kunveno de l’ tuta SAT-anaro ĉi-loka. Ĝi elektis kiel peranton K-don Kudrjavicki k vic-peranton K-don Bräuer (el Germanio). SAT-kunvenoj okazas de nun ĉiudimanĉe en Dvorec Truda (Esp. Konsultejo, 12-a h.). Alvenantaj K-doj antaŭe informu sin ĉe la Peranto. La Konsultejo estas malferma lunde, merkrede, vendrede de 18-a—21-a, dimanĉe krome de 12-a—15-a. Kurso kun 20 p. ĉe Centra Instituto de Laboro. Du Leningradaj SAT-anoj dum 5 tagoj ĉeestis en Dn. En la loka gazeto aperis noto pri tio. Ilia vojaĝo havas propagandan valoron. Ili raportis pri stato de l’ movado en la vizititaj de ili lokoj. (10 262.)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La fama filmdirektoro Fred Niblo, ĉe la fama kaj grandega filmfarejo Metro-Goldwyn-Mayer Studio, la sama, kiu filmis la konatan filmegon Ben Hur, rekomendas esp-on. Li kiel multaj aliaj filmdirektoroj ektrovis, ke por vendado de parolantaj filmoj eksterlanden universala lingvo estas nepre necesa. Lia intervjuo kun esp-istoj de Los Angeles estis presata en multaj usonaj gazetoj. Li diris, ke li jam de longe konas esp-on, sed neniam havis tempon por lerni ĝin, ĉar li ne bezonis la lingvon. Sed ĉar nun la parolfilmoj estas tiel multe ŝatataj en la tuta mondo, la problemo pri universala lingvo ekaperis. La angla lingvo ne estas dezirata en la kontinenta Eŭropo. La uson-angla lingvo ne estas tre agrabla al granda parto de la angla popolo. Ni havas krome multajn idiomaĵojn, kiuj ne estas komprenataj de britoj. Krom tio ni tute ne deziras perdi la klientaron de l’ kontinenta Eŭropo. Se la filmoj ne estas uzeblaj en Eŭropo, niaj profitoj estas pli malgrandaj. La adreso de l’ direktoro estas: Fred Niblo, ĉe Metro-Goldwyn-Mayer Studio, Los Angeles, Kalifornio. Ĉar subskribo-kolektoj nur malfacile organiziĝas, estus granda helpo, se arego da esperantistoj sendus esp. gratulojn al li. Gazeteltranĉojn kun raportoj pri tiu ĉi afero sendu al: S-ro Scherer ĉe Seaboard National Bank, Los Angeles, Kalifornio, por utiligo en plua propagando inter film-eminentuloj. — Joroŝo.
Laŭ raporto de “Bulgarano” hodiaŭ la neŭtrala esp. movado en Bulgario, por certigi al si la ekzistadon, pli kaj pli evoluas direkte al la registara faŝismo, tiel ke multaj laboristoj forlasas la asocion, ankaŭ tiuj, kiuj manke de lab. esp. movado (pro la politikaj cirkonstancoj) laboris en la neŭtrala asocio kiel aktivaj funkciuloj. Pri la ĉi-jara kongreso, kiu okazis en Vraca, diras nia raportanto, ke partoprenis ĉ. 200—300 pers., sed ke “kvarkvaronoj de l’ vizitantoj estis gastoj”. Laŭ tio oni povas konkludi pri seriozeco kaj laborkapableco de tiu kongreso. Ĉi-lastan ĉeestis policaj agentoj, kiuj postulis, ke la paroladoj okazu en bulgara lingvo. Malgraŭ protesto de l’ delegitoj la Komitato konsentis kun la policprefekto, kaj la debatoj okazis nacilingve kaj registare kontrolite. Per tio la kongreso perdis ĉian propagandan efikon. Por translokigo de l’ Centra Komitato en alian urbon (ol Sofion) la Kongr. Komitato falsis la rezulton de l’ voĉdono, ĉar la plimulto de l’ delegitoj estis por restado en Sofio. Kontraŭuloj de l’ Kongr. Kom. estis minacataj per aresto. Propono de l’ nova C. K., aligi la asocion al la faŝista “Unio de bulgaroj”, estis malakceptata. Sed oni trude metos denove la proponon en “Bulg. Esp-isto”. (Fakte ĉi tiu gazeto nun aperas en Ruse, havas novan redaktoron, kaj la enpresita alvoko de l’ nova C. K. servema al la registaro montras, ke konscie pensantaj laboristoj ne estas tolerataj kiel membroj de l’ asocio.)
* * *
En multaj lernejoj en Nederlando oni jam instruas esp-on al infanoj, kompreneble nur post ordinaraj instruhoroj. La lernolibroj, destinitaj por 6-a kaj 7-a lernjaroj, disvendiĝas jam bone. Dum pasinta jaro okazis 7 ekzamenoj kun 550 kandidatoj, el kiuj multaj estis geinstruistoj.
[BILDO p.7 | 62,21,91,28] Ornama vinjeto: malfermita libro kun skribplumo, en kadro kun volvaĵoj ĉe ambaŭ flankoj.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Labespo, n-o 1. Eld.-Red. Gifu-ŝi (Japanio), Kamuro-ĉo, Jonĉome 3681, Gifu Esperanto Kenkjukaj. Nov. 18 pĝ. hektografitaj.
Ni neniam vidis tian kuriozaĵon, ke izola persono, kiu deziras agiti kaj varbi por SAT, tiucele eldonas propran gazeton! Se ni ne jam havus aliajn ekzemplojn pri la gazeteldonema manio de l’ jap. esp-istoj, ni estus treege mirigitaj, eble eĉ riproĉus la K-don malgraŭ lia bona intenco, kiun ni ne pridubas. Sed li elspezas monon kaj energion sian, laŭ nia opinio, malĝuste. Ĉu li dubas, ke la red. de “S-ulo” estas preta enmeti liajn manuskriptojn pri diskutindaj SAT-temoj en la gazeto? Li ja mem konstatas, ke ni vaste malfermas al SAT-anoj en Japanio niajn paĝojn, per cito de 5 artik. pri Jap. aperintaj dum lastaj monatoj en “S-ulo”. Do…
Sed ni kontentas almenaŭ ekscii, ke en Japanio ekzistas fervoraj, viglaj pioniroj por nia movado, kaj tial bonan sukceson al la laboremulo! N. B.
La Kapitanfilino, de A. S. Puŝkin (1799 ĝis 1837). Trad. M. Ŝidlovskaja. Eld. Rud. Mosse, Esp. Fako, Berlin. Biblioteko Tutmonda n-oj 15—17, Prezo 1,50 mk. g.
Mi estis leginta franclingve tiun verkon, kiam mi ricevis esp-an eldonon. Mi kredis, ke sufiĉus nur fluge legi ĝin esp-e. Sed, kia surprizo, la esp-a traduko ŝajnis tute nova al mi: rusaj nomoj facile legeblaj, popolaj “onidiroj” aŭ rekantaĵoj pli flekseble tradukitaj, — ĉio estis ege pli rusa, pli Puŝkina, en tiu libro, ol en traduko francen!
Ni tion bone rimarku: esp-o, ne-idiotisma, fleksebla, estas ideala centra lingvo ankaŭ por tradukoj, ĉar ĝi ne ŝanĝas la atmosferon de verko. Oni povas sekvi, en esp-o, la internan ritmon mem de tradukota teksto. Tial traduko el ruslingvo en esp-on estas rusesona, — el germanlingvo, germansona. Granda, nesufiĉe montrata riĉeco de nia tuthomara lingvo.
Puŝkin forigis el sia romano iun plian epizodon kaj gardis ĝin en paperaroj. La tradukinto aldonas ĝin “suplemente” kaj finas la libron tiel per tiuj vortoj: “Tiuj, kiuj en nia lando volas aranĝi maleblajn revoluciojn, estas aŭ tro junaj kaj ne konas nian popolon, aŭ estas homoj kruelaj, por kiuj propra kolo estas kopeko, kaj aliula kapo — groŝo.”
“Traduttore, traditore” (tradukanto, perfidanto), oni diras itallingve. Tie, intenca perfido estas tiu suplement-aldono. Ĉar se Puŝkin iufoje tion skribis, li poste ĝin forstrekis. Do, li tion ne plu pensis. Verŝajne, ĉar li ĉiam pli kaj pli ekkonis la mizeron de l’ rusa popolo, revolucioj ŝajnis al li ĉiam pli kaj pli neeviteblaj.
…Sed ni ne miksu tiun gracian, kortegan, dekokjarcentan talenton kun niaj dudekjarcentaj okazoj. Jief.
— paĝo 8 —
100 SENNACIULO
N. Modenov, Non multum, sed multum (Granda en Malgranda) Esperanto kaj P. T. T. R. Eldono de Centra Oficejo de Legilo USSR. Biblioteko de Ligilisto. Form. 13×19 cm. 80 pĝ. Prezo 5 ffk. aŭ 0,20 $ ĉe P. Filliâtre, 54, rue Custine, Paris 18.
Tiu ĉi broŝuro atestas pri la granda sukcesplena laboro farita de PTT-esp-istoj en Sovetio por interligiĝi kun alilandaj PTT-anoj per esp-o kaj propagandi esp-on en PTT-rondoj. Kelkaj ilustraĵoj lerte enmetitaj estas taŭgaj dokumentoj por konfirmi la tekston. Tiel do la broŝuro povas esti tre utila por la faklaborantoj.
Aliflanke ni ne povas prisilenti, ke en la verketo rilate al lingvo kaj stilo ekzistas mankoj, el kiuj mi notas ĉi tie nur jenajn: (pĝ. 8) tio ĉi estas necese, (pĝ. 25) ne povas mi sin deteni, (pĝ. 28) festenoj (anst. festoj), (pĝ. 17) rilate de, ĝia anst. sia. La citaĵoj el leteroj de personoj skribintaj al Ligilo estas ŝajne reproduktitaj sen ŝanĝo de la lingvo. Sed ankaŭ en la ĉefteksto la frazoj ne ĉiam estas klaraj. Ni trovis, por doni ekzemplon, sur pĝ. 29 jenan frazon: “Do, la praktiko de l’ nuna tago plene asertas, ke Esperanto povas esti sukcese uzita por internaciaj rilatoj, ĝi estas facile lernebla kaj povas esti grava konkuranto por aliaj lingvoj, pretendataj je la rolo de internaciaj.” (?!) Aldoniĝas ia kvanto da preseraroj. N. B.
Budapest, la reĝino de la Danubo. Bele ilustrita, plaĉe prezentita gvidlibreto, eldonita de la Fremdulooficejo de Budapest, adr.: Budapest V., Deak Ferenc-utca 2. Ĝi estos utila al la esp.-istoj, kiuj kongresos 1929 en Budapest, same kiel simila prospekto ilustrita aperigita sub la titolo “Vizitu Budapeston!”.
MEMORNOTO
Represis el S-ulo”:
Arbeiter-Ztg., Frankfurt, Babuŝkin-art. (208), Al ĉiuj lab. koresp. (Leningr. Pravda); Le Matérialiste, Laeken, nov., Kulto al kadavroj (213); La Dépêche, Troyes, 28. 11. (Izgur, 215), Le Reveil Ouvrière, 29. 9. Kapitalistaj S-uloj (204), De Tribune, Amsterd., 7. 11., Radio Leningrado (213).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Daily Herald, London, 30. 11.; Las Noticias, Barcel., 25. 11.; The Labour Woman, dec.; D. Deutsche Eisenb., Berlin, 25. 11.; Signalen, Stokh., 29. 11.; La Dépêche, Grenoble, 28. 11.; Rotterd. Volksdagblad, 5. 11.; De Tribune, Amsterd., 9. 11. (mencias SAT k organojn); De Arbeid, 10. 11.; De Strijd, 17. 11.
Pri SAT enpresis:
L’Opinio, Barcelono, 24. 11. (artik. pri “S-ulo”, “La N. E.”, “La Lern.” k Vortaro); Sind & Samfund (La Forta Voko), Kopenhago, jun./jul.
Peresper. materialon enhavis:
Travail, Lyon, 1. 12.; De Tribune, Amsterd., 1. 11. (let. Leningr.), 8. 11. (Ĉe nordpolusa limo), 14. 11. (let. el Sovetio), 17. 11. (alvoko de Glasgovo), 27. 11. (Esp. Servo, SAT-Kongr. Leipzig); Rotterdamsch Volksdagblad, 5. 11., 16. 11.
NIA POŜTO
G. J. Kroes. — Ni ĉiam preferas originalojn — k uzas tradukojn nur en okazo de bezono, aŭ se ili estas tre interesaj.
10 262. — Via nova materialo uzota. La Mune-artik. ni ne uzis, ĉar estis trad. ne devenanta el la Usono mem.
5458. — Ni ne povas enmeti recenzon pri libro, kiun oni ne sendis al la Redakcio.
5432. — Okaze ni uzos la aluditan de vi manuskripton.
1130. — Via artik. estis tro longa, por ĝin uzi plene; sed ni ĉerpis el ĝi, kiel vi trovas en tiu ĉi n-o.
7604. — Via traduko estas uzota.
[REKLAMO p.8] Kiu deziras havi tute objektivan plenan bildon pri la kultura vivo en USSR, pri literaturo, arto, teatro, kino, popolmoroj ktp. de la Sovetaj respublikoj, abonu la riĉenhavan, multilustritan revuon “INFORMA BULTENO” de VOKS (Tutsovetunia Societo por kulturaj interrilatoj kun eksterlando; rusa mallongigo — “VOKS”). Aperas la kvaran jaron en 3 eld.: angla-, franc- kaj germanlingva. Abonpago: 2 dol. amer. por 1 jaro, 1 dol. por ½ jaro, 0.60 dol. por ¼ jaro. Unu numero 0.10 dol. “Informa Bulteno” de VOKS estas la sola revuo en germana, franca aŭ angla lingvo, kiu donas en ĉiu numero resumon en esperanto pri la enhavo. Ĉiu esperantisto devas aboni la “Informan Bultenon de VOKS”. La “Informa Bulteno” de VOKS estas precipe utila por ĵurnalistoj, sciencistoj, teatramantoj, edukistoj, kulturuloj ktp. Postulu senpagan specimenon de “Informa Bulteno” de VOKS. Abonon kaj pagojn adresu al: Rich. Lerchner, Colmstrasse 1, Leipzig O 27, Poŝtĉekkonto n-o 6835. Redakcio: Moskvo, Mal. Nikitskaja, 6, “VOKS”, Presfako.
[REKLAMO p.8] ABONU AL “LA NOVA EPOKO”!
[REKLAMO p.8] AL ĈIUJ! Rondeto ĉe labor-lernejo en Ĉuĥlinka apud Moskvo dez. koresp. per L, PI kun grupoj k individuoj pri landesplorado, geografio, lerneja vivo k. a. Adreso de la gvidanto: Sovetio, Perovo, Mosk. gub. Ĉuĥlinskaja ŝkola. Al K-do N. J. Davidov.
[REKLAMO p.8] ESPERANTA RONDETO en Centra Profesia Klubo de Konstruistoj, Sovetio, Leningrado, Krjukov kand. 12, petas sendi al ĝi diversajn agitaĵojn por aranĝota dum jan. esperanta ekspozicio en la Klubo. La anoj de la Rondeto deziras korespondadi kun samlandanoj kaj alilandanoj pri socia kaj laborista vivo. Nepre respondos ĉiujn sendaĵojn kaj leterojn.
[REKLAMO p.8] K-do A. Oehme (Leipzigano) sendu al mi sian adreson, por renovigi nian korespondadon. Mia adreso: M. Popov, ul. Roloncova, 35, Mitiŝĉi, Mosk. gub. (Sovetio).
[REKLAMO p.8] ALVOKO! Por efike partopreni kontraŭmilitan ekspozicion, kiu meze de jan. 1929 okazos en LEIPZIG la tutmonda SAT-anaro estas petata, sendi propagand-materialon amase. La sendota materialo laŭeble ankaŭ estas uzota dum la ekspozicio, kiun ni okaze [?] de la 9-a SAT-KONGRESO aranĝos. Ĉiu sendinto ricevos PI. Adreso: Walter Kampfrad, Leipzig N 24 Löbauer Strasse 35.
[REKLAMO p.8] Libro reviziita de Lingvo-Komitatanoj Supera Kurso de Esperanto de D-ro Leop. Dreher, L. K. lernolibro por progresintoj, nur en esperanto, uzata ĉiulande de perfektigaj kursoj kaj memlernantoj. La tuta lernolibro-legaĵoj, klarigoj, gramatiko, taskoj ktp. estas faritaj en pura, facile komprenebla lingvo. Fonto de instruo pri fonetiko, sintakso, rimarto, stilo. Prezo: 1 sv. fk. Mendu pere de SAT-Administrejo (krom Sovetianoj!) aŭ rekte ĉe D-ro Leopold Dreher, Krakow, Starowiślna 37, Poll.
[REKLAMO p.8] ISK Esperanto-eldono Trimonata gazeto de Internacio de Socialista Kunbatalo. La esperanta eldono de la socialista gazeto “ISK” estas aperinta. La unua numero enhavas: Enkonduko. — Walter Fliess: La ekonomiigo de l’ homo. — Zeko Torboff: Neŭtraleco aŭ enmiksiĝo en Balkanajn aferojn. Postulu specimenon aŭ abonu je tiu revuo sendante abonprezon de 2 svisaj frankoj por 4 numeroj, al: Administrejo de Esperanto-“ISK”, Servette 79, Ĝenevo (Svisio).
[REKLAMO p.8] 3 Kamaradoj (komencantoj) deziras konespondi kun eksterlandaj K-dinoj Francisko Reiter, B. I Skeriantz Teodor, n-o 68 Johan Reisner, L. h. II/ 53 ĉiuj en Niklasdorf b. Leoben, Stirio, Aŭstrio.
La “Fundamento de Esperanto”¹ devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L. L. Zamenhof.
¹ Mendebla ĉe nia Administrejo.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Henriko Bergson, Filozofo de l’ entreprenisto | 93 |
| El: La filozofio de Klaŭdo Bernar’ | 94 |
| Socialismo en Islando | 95 |
| Transportlaboristo en Ŝefild | 96 |
| Raporto al SAT-konferenco | 96 |
| El mia taglibro uzona | 96 |
| El miaj someraj tagoj | 97 |
| El la historio de l’ socialismo | 97 |
| Tra Esperantio, Anoncoj | 98-100 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 221, 27-a de decembro 1928
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 221 — APERAS SEMAJNE — 27. Decembro 1928
[BILDO p.1 | 42,3,55,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
KIEL FESTI KRISTNASKON?
Tradicio religia igis Kristnaskon esti la plej ceremonie kaj pie festata tago de ĉiuj kristanaj religioj. Pastroj nomas ĝin: “La festo de la paco kaj amo”. Laboristoj, sed precipe ni ateistoj, senreligiaj proletoj, akre rekonas la abomenindan hipokritecon de la pastraro pri tiu paco kaj amo. La popoloj, la proletaro ĉiulanda sopiregas al tutmonda paco kaj interhoma amo. La pastraro bonege scias tion, kaj por kontentigi tiun homecan sopiron, deziron, la kristanismo produktis por ni subprematoj la Kristnaskon, la Feston de paco kaj amo.
La malklera proletaro baraktante sen klaskonscio en sia sklaveca ekspluateco kaj sopirante je homeca traktado kaj paco, kredas la profetadon de la plej fiaj makleristoj: la pastroj, kiuj marĉandas, makleras la plej noblan homaĵon: la homan animon al iu primitiva dio mistera, kaj la homan korpon al la reganta klaso subpremanta. Per sia hipokriteco ili kreis inferon sur tero kaj promesas ĉielan paradizon postmortan al la mizeraj suferantoj.
Kristnasko estas gravega apogpunkto tradiciplena de l’ kristanaj eklezioj por profite daŭrigi sian abomenindan negocon pri la homaj animo kaj korpo. Religiema popolo, proletoj meditas, argumentas pri kaj por la sankteco de Kristnaska festo, “kiam devas foresti la malamo inter ekspluatato kaj kapitalisto, almozulo kaj reĝo, sklavo kaj tirano”. Eklezioj ŝatus daŭrigi tiun hipokritan pacon ne nur por l’ tago de Kristnaska festo, sed por ĉiam. Vere, eĉ nun ili ne por unu sola tago sukcesas forgesigi al la subprematoj la maljustecon de l’ nuna socia ordo. Paco inter abundeco kaj malsato neniam povos ekzisti. Tirano kun sklavo neniam pace interkonsentos, ĉar kontentiĝema, konsentema sklavo ja renkontus nur pli brutecajn rimedojn fare de l’ tirano por fitrakti tiun mizerulon. Vanaj do estas ĉiuj ekleziaj provoj eterne daŭrigi la trompon al subpremata homaro. Ĉie en la tutmondo eklumis la torĉoj de l’ pioniroj de estonta socia ordo, tiel ke la ekkonsciiĝantaj proletoj ekvidis kaj vidos en tiu putranta marĉo religia la abomenan rolon de l’ pastraro kaj eklezio, kiuj dum jarmiloj malhelpadis la naturan progreson kaj la liberiĝon de l’ sklava homo kaj definitivan kreon de tuthomara paco kaj amo.
Bigota aŭ ŝanceliĝema religiulo, trafoliumu la libron de la Mondhistorio. Vi vidos la fakton: la plej sangaj militiroj, kruelaj bataloj estis pro kaj por la religio aŭ kun plena helpado de la eklezioj. Multege da homa sango fluis pro dioj. Neniam en la mondo okazis milito kaj subpremado sen plena aprobo de la eklezio. Religioj kreis kaj kreas malamon, malpacon ne nur inter malsamaj popoloj, sed eĉ en samnaciana popolo. Religioj kaŭzadas malamon eĉ en la familia rondo mem, kaj sufiĉe ofte la religiemo estigis sangajn dramojn en familio kaj inter parencoj. Estas fakto, ke la nuna socia maljusteco kaj personprofita sistemo havas kiel ĉefan ideologian defendanton sur sia flanko la ekleziularon kaj ilian religion. Sen religiema, eklezie ligita proletaro la kapitalismo bankrotus post tre mallonga tempo. Amasego da proletoj en ĉiuj landoj jam elreviĝis kaj malakceptas la dirojn de l’ religiaj agitistoj, kaj oftege mi aŭdas Gek-dojn parolantajn per ne tre flatemaj vortoj pri religio kaj ĝiaj reprezentantoj.
Ni treege trompiĝus, se ni imagus, ke ĉiuj Gek-doj sin konsiderantaj sendiuloj, religiaj kontraŭuloj, estas imunaj kontraŭ ĉiaj religiaj tradicioj kaj influoj. Estas tre interese observi, kiel malfacilege proletoj jam ateistaj liberigas sin de religiaj tradicioj. Tio estas grava problemo por la batalantoj pro nova socia ordo. Tradicio ligas la homon al la malnovo. Proleto, klaskonsciiĝanta, sed sub religiaj influoj kaj tradicioj ŝanceliĝanta inter novo kaj malnovo, kaŭzas malhelpegon al ĉiuj revoluciaj ekmovoj kaj progreso. Multaj laboristoj festas Kristnaskon, sed la plej atentinda fakto estas, ke multaj K-doj, sin deklarintaj religi-kontraŭuloj, konservis ĉiujn Kristnaskajn tradiciojn. Rezulte ili per siaj senkonsciaj agoj nutras la malutilan tradiciemon kaj religiemon de l’ cetera amaso. Oni ofte ricevas de sendiuloj Kristnaskajn poŝtkartojn kun festsaluto. Sendiulo certe ne vizitas la preĝejon dum Kristnasko, sed en sia loĝejo hejme vi verŝajne trovos ian signon de festa harmonio. Festa vespermanĝo, Kristnaska arbo kun donacoj, surprizaĵoj por la infanoj kaj aliaj familianoj. Se vi demandos tiun festeman senreligian K-don pri tiuj kristnaskaĵoj, li tiel respondos: “Ho, tio tute ne endanĝerigas la porliberecan batalon de l’ Proletaro! Cetere mi faris tion nur por miaj edzino kaj infanoj.”
Amasego da proletoj baraktas ankoraŭ en la jungilaro de religiaj kredoj. Ni mem, religiaj kontraŭuloj, kontrolu unuavice nin mem kaj ekstermu en ni mem ĉiujn ligilojn al la malnovo, al re-
— paĝo 2 —
102 — SENNACIULO
ligio. Poste ni povas pli libere, pli kuraĝe teni alten la torĉon, kies lumo montras la vojon al niaj ŝanceliĝemaj Gek-doj ankoraŭ baraktantaj en la religia marĉo.
Gek-doj, ni festu nek Kristnaskon nek aliajn festotagojn religiajn aŭ naciajn. For la religiajn kaj naciajn tradiciojn! Kristnasko kaj ĉiuj burĝaj festotagoj estu por ni ordinaraj labortagoj. Kiam la burĝa leĝo devigas nin festi, ĉesigi laboron, tiam ni laboru por niaj komunaj aferoj, ideoj kaj por ni mem. Ni kunlaboru por krei nian propran “Feston de Paco kaj Amo”.
Gek-doj, mi deziras al vi tagon laborplenan por niaj ideoj dum la 25-a de decembro!
K-do Bonesper, SAT ano 29.
La bazo de l’ novaj militistaj konfliktoj en Ĉinio
Ĉinio estas unu el la plej malfeliĉaj landoj en la tutmondo. La historio de l’ Ĉina Respubliko estas plena de raportoj pri civilaj militoj inter militistoj. Nuntempe la armitaj K-doj de la Naciistaj Armeoj, kiuj anstataŭas la iamajn militemulojn, estas ĵaluzaj kaj suspektemaj unuj pri la aliaj, konspiras por ekpreni por si teritoriojn kaj elmontras diversmaniere siajn kontraŭecojn. En la baldaŭa estonto ĉi tiuj civilmilitoj estos daŭrigataj kaj la laboregantaj popolamasoj estos pli ekspluatataj kaj forbuĉataj.
Inter ĉiuj aliaj, la du ĉefaj kontraŭecoj estis tiu inter la Kŭansi-anaro (Li Ĉi Sen), la Ĉi Kian-anaro (Ĉang Kaj Ŝi) unuflanke kaj tiu inter Fen Ju Ĥsian kaj Jen Ŝi Ŝan aliflanke. La konfliktoj inter ĉi tiuj anaroj rapide disvolviĝas. Oficistoj kaj politikistoj, anoj de la Okcident-montara anaro kaj de tiu de Ŭan Ĉin vaj, profitis la okazon por aktiviĝi denove por provi ekpreni la regpovon. Kiam la Norda Ekspedicia Armeo estis ĵus atinganta Tientsin, okazis konflikto inter Ĉian Kaj Ŝi kaj Fen Ju Ĥsian rilate la ekokupon de Ŝanhai. Ĉian Kaj Ŝi altiris ĉe sian flankon Jen Ŝi Ŝan por malfortigi Fen Ju Ĥsin. Jen Ŝi Ŝan, kiu estis ambicia ekpreni Pekin kaj Tientsin, kompreneble havis intereson haltigi Fen Ju Ĥsian, do, elkore akceptis la proponon de Ĉian Kaj Ŝi. Samtempe la Kŭansi-anaro, kiu estis jam okupinta Kŭantan, Kŭansi, Hunan kaj Hupe, atendis por plidisvastigi sian influon ĝis Norda Ĉinio. Tamen, iliaj soldataroj devis trapasi Honan, kie estis Fen Ju Ĥsian kaj konsekvence amikiĝis kun li. En tiu tempo ĉi tiuj kvar anaroj iĝis du iom distingiĝantaj grupoj, kaj ĉi tiuj du grupoj iĝis akraj konkurantoj, kvankam ekzistis ankaŭ kontraŭecoj inter si mem. Kiam la Norda Ekspedicia Armeo ekprenis Tientsin kaj Pekin, la Kŭansi-anaro kaj Jen Ŝi Ŝan tute intimiĝis, ĉar la Okcident-montara anaro faris sian eblon por kuntiri ĉi tiujn du fortojn. Finfine, kiam la plano de Jen Ŝi Ŝan por akiri regadon super Nord-Ĉinio estis realigata de Ĉan Tso Lin, Jen estis nomata komandanto de la garni-
[BILDO p.2 | 33,23,70,45] Foto: japanaj soldatoj gardas pordegon kun tegolkovrita tegmento; maldekstre ŝildo kun ĉinaj signoj. Subskribo: Japanoj en la okupita urbo Tsinan (Ŝantun-provinco)
zonoj de Pekin kaj Tientsin. Ĉar tiuj urboj estis la celobjektoj de Fen Ju Ĥsian dumlonge, kiel li povus toleri vidi, ke Jen tiom facile akiru ilin? Tial li tuj sendis multajn soldatojn proksimon de Pekin kaj Tientsin. Tamen Jen Ŝi Ŝan forte kontraŭstaris kaj alfiliigis la restaĵon de la Ĉili- kaj Ŝantun-soldatoj al sia propra armeo kaj faris kompromison kun la Fentien-anaro. Tiam la Kŭansi-anaro konstatis, ke la armeo de Jen Ŝi Ŝan fariĝas pli kaj pli granda, kaj ke ili devas fortiĝi por egaligi la forton. Sekve, Li Ĉi Sen unuigis la gvidantojn de Junan kaj Kŭaiĉaŭ kaj organizis la t. n. “Kvar-Provinca Banko”. Li Tsan Jen en centra Hunan forigis la soldataron, kiu ne apartenis al la Kŭansi-anaro. En la nordo ili alrigardis la agon de Jen Ŝi Ŝan kaj timigis Sen Ju Ĥsian per famo, ke ili ekprenos Honan. Samtempe ili konsilegis al la gvidantoj de la Okcident-montara anaro, reveni Ĉinion el Eŭropo kaj Ameriko por provi renversi Ĉan Kaj Ŝi. Rilate tiun lastan, tio, kion li akiris ĉi foje de l’ milito, estis nur bato de l’ japanaj imperialistoj, kiam liaj soldatoj alvenis Tsinan. Lia nuna politiko estas proklami la devizon: “Dissendu la kroman soldataron”, kun vera intenco dissendi tiun de sia konkuranto kaj plimultigi sian propran. Lia plano estas fari el Nankin la ĉefurbon, tiel montrante, ke li estas la posteulo de Sun Jat Sen kaj rajtas estri La Nacian Partion (Kuomintan), kiu siavice devus kontroli ĉiujn esencajn aferojn en Ĉinio.
Respeguliĝo de klasaj interesoj
Tiuj kontraŭecoj spegulas nur la klasajn interesojn reprezentatajn de ĉi tiuj anaroj kaj militistoj. Ĉian Kaj Ŝi iagrade reprezentas la bienposedantojn, la burĝaron de l’ Jantse-valo. La Kŭansi-anaro reprezentas oficistojn kaj bienposedantojn de l’ Nordo. La baza teritorio de Fen Ju Ŝian estas Kansu, Ŝensi, Honan kaj parto el Ŝantun, kie la tero estas ne-fruktedona, la popolo malriĉa, la komunik-eblecoj malbonaj. Ne ekzistas haveno, kiu donus al li ligojn kun la imperialistoj. Kaŭze de tia teritorio kaj tia socia kondiĉaro la armeo de Fen Ju Ŝian estas en tre malfavora pozicio kaj eble baldaŭ ne plu faktoro atentinda.
La situacio laŭgrade fariĝis tia, ke la komercistoj kaj bienposedantoj unuiĝis kun samspeculoj de l’ Nordo, por kontraŭstari al la burĝaro de l’ Sudoriento kaj por subpremi la malfortan burĝaron de l’ Nordokcidento. El tio rezultos eksplodo de nova milito. Ĉinio nun eĉ estas pli dividita ol iam kaj la soldataro plinombrigita. Tio jam estas fakto. La nova intermilitista milito estas neevitebla.
La imperialistoj profitas la okazon
En la kondiĉoj de bataloj inter la militistoj, la imperialistoj ĝuas mirindajn bonokazojn por ekspluati Ĉinion per helpo al la militistoj, kiuj estas tre ege pretaj akcepti ilian helpon kaj tiel mem profiti spite la granda mizero de l’ malriĉaj popolamasoj.
Unue, estas Japanio. Ĉan Tso Lin, gvidanto de l’ Fentien-anaro, estis plej fidela ĉashundo de l’ japanaj imperialistoj. Sed Japanio vidis, kiam okazis la milito inter la Naciistaj Armeoj kaj Fentien-trupoj, ke ĉi lastaj estas venkotaj kaj, konsekvence, ĝia regpovo en la Nordo povus esti ŝancelata. Tial la japana soldataro subite okupis Tsinan, Tsintao kaj la Kiaŭĉaŭ-Tsinan fervojlinion, tiel malhelpante al la naciistoj iri norden. Tamen, la ĉefa celo de l’ japanaj imperialistoj estis okupi tutan Manĉurion. Ili ĵetis bombojn por mortigi sian antaŭan ĉashundon, Ĉan Tso Lin; kompreneble tio estis antaŭaranĝita por povi okupi Manĉurion, de kiu krudmaterialoj povas esti eksportataj al Japanio kaj enportataj industriaj varoj. Plie, la tromulta japana loĝantaro povas tien elmigri. La japanaj imperialistoj lerte propagandas la devizon: “Manĉurio al la manĉurianoj” kaj sekrete subtenas, ke Pu Ji, la iama imperiestro de Duko Kung, estu reganto de Manĉurio, kiam ĝi “sendependiĝos”. Jen la unua paŝo en la okupado al Manĉurio. Japanio, ne kontentiĝante pri tio, serĉas novajn ĉashundojn por sia politiko en Nordo. Tial Fen Ju
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 103
Ĥsian kaj Ĉan Kaj Ŝi malpaciĝis por flati la japanajn imperialistojn.
La duflanka politiko de Britio
La britaj imperialistoj ne kontraŭis la lastajn klopodojn de Japanio en Ĉinio, ĉar 1. la influo de l’ britoj etendiĝas ĉefe al la Sudo, 2. se okaze Japanio rabus Ĉinion, Britio povus same agi en Sudo, 3. per leviĝo de kontraŭjapana ondego estus disigata la kontraŭbrita spirito en Sudo. Aliflanke ili helpas la Kŭansi-anaron kontraŭ Ĉan Kaj Ŝi, por protekti la britajn privilegiojn en Sudo.
La Usona Sinteno
Kiel pretekston por eniri Ĉinion, Usono devis postuli “la malferman pordon” kaj “Egalecon de l’ ŝancoj”. Ĝi malpliigos la influon de l’ aliaj potencoj per sia granda financa povo. Ĝi ankaŭ vidas la kreskantan influon de Japanio en Ĉinio. Por kontraŭi Japanion, ĝian ĉefan konkuranton en la superregado de l’ Pacifiko, ĝi certigas al si la amikecon de Ĉinio per malgravaj cedoj. Ĝi deklaris sin preta trakti kun la Nacia Registaro pri “revizio de l’ neegalaj traktatoj”, dum Britio postulis kiel garantion por tia revizio sendanĝerecon de l’ britaj interesoj en la Jantse-valo. Ĉian Kaj Ŝi pli kaj pli metis sin je la servo de Usono.
La kontraŭecoj inter la novaj militistoj en Ĉinio sekve estas regataj de la imperialistaj sintenoj. Ĉiu el la militistoj preparas sin por decida batalo. Tiu baldaŭa milito povus transiri en Tutpacifikan militon, en duan mondmiliton. Ĝi signifos krevigon de l’ mondpaco kaj samtempe etapon sur la vojo de l’ mondprogreso.
Kiel ni renkontu tiun ĉi danĝeron? Ni penu transformi tian militon, kies celo estas divido de rabitaĵoj aŭ redispartigo de l mondmerkatoj, en militon inter la subpremanta kaj subpremata klasoj. Tiele ni povus eviti la forbuĉadon de milionoj da senkulpaj popolamasoj kaj starigi veran pacon en la mondo.
S. F. Ŝen. Kompiltrad. el “Labour-Peasant Defender of China” (Laborist-Kamparana Defendanto de Ĉinio) E.K.L.
[REKLAMO p.3] E. IZGUR NUR VOLU! La festo de laboro kaj paco. Unuamaja kanto de ribelo. Eldono dua, reviziita kaj ilustrita. Prezo: 0,70 mk. g. Mendu ĉe Administracio de SAT Rich. Lerchner, Leipzig O 27 Colmstr. 1 (Germ.)
La laborcirkonstancoj de la tabaklaboristoj en Aŭstrio
De 1920—1923 la laborkondiĉoj, sub la premo de la laboristoj mem, estis bonaj, ĉar ili havis la plimulton, sekve influon en la laborejoj. Ni estis organizitaj ĝis 80 elcentoj. Pro manko de l’ necesaj nutraĵoj ni estis devigataj labori naŭ horojn potage. Nur tiel ni ricevis viandon kaj aliajn manĝaĵojn. Nun venis la stabiligo de l’ aŭstria mono, kaj la nova kristan-socia registaro, kun ĝi konsekvence treega premo je la laboristoj. Kiel unuajn sekvojn ni notis la pensiumon de laboristoj, kiuj jam servis en la 30-a jaro; junajn laboristinojn oni maldungis. Post unu kaj duona jaro la ĉefdirektoro konsentis redungi la junajn maldungitajn laboristinojn, kondiĉe ke ili produktu je 40 elcentoj pli ol antaŭe. Tiu plialtigo de la produktado estis enkondukata interkonsente kun la du sindikatoj. Inter la socialista sindikato okazis dispartiĝo pro la maljusta maldungo kaj pro neplenumo de la postulo aniĝi tut-are al la ŝtatlaborista unuiĝo: ni estis devigataj resti ĉe la nutraĵlaborista unuiĝo.
La sorto malboniĝis proporcie je la plifortiĝo de l’ reakcio, la fakta ĉiama progreso de l’ tekniko. La raciigo kondiĉis, ke ĉie estis enkondukata la maŝinlaboro. Denove plialtiĝis la produkta kvoto je 100—200%. Estas preskaŭ ne kredeble, ke la laboristino povas produkti tiom multe, tamen estas fakto. Kulpas tiuj, kiuj komence elprovis la maŝinojn. Ekzemplon mi citu, kiel ekspluatis la ŝtato jam en 1925. La ekspedaj kaj produktaj kostoj sumiĝis je 150 188 454 ŝilingoj, la salajroj je nur 16 255 295 ŝil. El la proporcio oni vidu la profiton je kosto de l’ laborforto! Ni nuntempe kontraktas kun la direktoroj pri plialtigo de l’ salajro. Niaj rajtoj estas fiksitaj en kolektiva kontrakto.
La socia asekuro estas tiel aranĝita, ke ĉiuj aŭstriaj tabakfabrikoj havas propran malsan-asekuron: ni ricevas 75% de nia salajro, kuracistan dent-traktadon, banejan kaj sanigejan restadon. Da libertempo ni havas ok tagojn ĝis servotempo de 5 jaroj, post 5 jaroj — 14 tagojn. Por la laboro ni havas specialan blankan veston kaj kaptukon.
Sekvo de tiu treega plialtigo de l’ produktado estos la superfluo sur la merkato, sinsekve multego da senlaboruloj en aliaj industri branĉoj, poste maldungo de l’ tabaklaboristoj. Spite jam nun malgajaj vivcirkonstancoj oni predikas la pacan ekonomian kunlaboron en la komunumo ktp kun la burĝoj, dum oni politike kontraŭbatalas ilin.
M. Mikstätter (2019), Hallein.
HODIAŬ EN BULGARIO
MAKEDONA TERORO
La makedonoj, kiuj estras hodiaŭ en Bulgario, nuntempe persekutas ĉiujn, kiuj rifuzas esti membroj de ilia organizo. Post la insidmortigo de generalo Protogerof, Vanĉa Mihajlof kun sia bando deklaris sin estro de la organizo “Komitatĝi” kaj starigis programon por ekstermi ĉiujn, kiuj kontraŭas lin aŭ ne iras kun li. La bazon de sia makedona militista organizo li translokigis el Sofio en urbon Gornja Dĵumajo, kaj koncentrigas siajn sekvantojn en la distriktoj de Petriĉ kaj Kustendjil. La loĝantaro de tiuj ĉi distriktoj sendis peton al la registaro, petante ĝin interveni. Mihajlof respondis al tio per enkonduko de regado de teroro en tiuj lokoj. Laŭ raporto, Mihajlof havigis al si de la registaro nomojn de cento da subskribintoj al la sendita peto kaj ordonis, ke tiuj subskribintoj estu ekstermataj.
Dek unu membroj de la distrikta “Komitatĝi”, kiuj rifuzis fari ĵuron de lojaleco al la Mihajlova plenuma komitato, estis tuj kondamnataj esti senprokraste ekzekutotaj. Ses el ili estis, sur la loko, mortpafataj; kvin forkuris en vilaĝon Bogoslov. Baldaŭ ili estis trovitaj, kaptitaj kaj mortigitaj. La ĉefaj sekvantoj de la antaŭa gvidanto generalo Protogerof rifuĝis al la montoj kaj arbaroj, kie ili estas ĉasataj kiel bestoj. Speciala atento estas farata por malebligi al ili forkuri trans la landlimojn ĉe Grekio kaj Jugoslavio. Bulgario nuntempe estas nesto de banditoj, kiuj per pafiloj devigas la pacajn laboristojn aliĝi al iu bando kaj mortigi unu la alian.
Vaguloj.
[BILDO p.3 | 75,60,79,63] Kvinpinta steleto kiel apartigilo.
Halüen¹ la Ruĝa
Halüen la Ruĝa (14 000 loĝantoj) kuŝas en franca Flandrio, ĉe la landlimo. Ĝi aspektas malbele. Krom la ĉefa strato, sur kiu troviĝas la firmodomoj, magazenoj, burĝdomoj, la aliaj kvartaloj, kie loĝas en senhigienaj domaĉoj la laboristaro — konsistanta el francoj kaj belgoj — estas mizeraj.
Tamen ĝia industrio estas prospera. Estas proksimume tridek teksejoj kaj segejoj, en kiuj laboras la tieaj gelaboristoj kaj tiuj el la najbara urbo Menin en Belgio.
La historio de Halüen estas tre rimarkinda pro la bataloj faritaj de la laboristoj kontraŭ la mastroj. La malaltaj salajroj ĉiam devigis tiujn laboristojn striki de tempo al tempo, kaj pluraj strikoj disfamiĝis. Antaŭ la lasta milito, dum longaj bataloj, la strikantoj
¹ France: Halluin.
— paĝo 4 —
104 — SENNACIULO
manĝis terpomŝelaĵojn por atingi la venkon.
La riĉuloj estis avaregaj. Oni certigas, ke antaŭ 25 jaroj, la kuracisto de la loko intencis fari ion por savi la infanaron, kiu mortis kvazaŭ muŝoj, ĉ. 60% laŭ la oficiala statistiko. Li almozpetis ĉe la posedantoj ok mil frankojn por organizi en la urbeto laktoprovizejon kaj infaninspektejon. Post multaj vanaj klopodoj, li estis devigata forlasi sian homecan projekton.
Okazis la milito. Kelkaj K-doj provis fondi sindikatojn, kaj post multe da provoj malsukcesaj, la rezultoj iĝis pli kaj pli kontentigaj. Nun ekzistas tre fortikaj organizoj politikaj, sindikataj, kooperativaj, ktp. Ĉiuj devige aliĝas al iu sindikato, ĉu reformista, ĉu kristana, ĉu revoluciema. Ĉiuj komprenis siajn proletajn devojn. Ili estas imitinda ekzemplo por la najbara proletaro de la grava teksindustria centro de Rube-Turkoen-Lil (france: Roubaix-Tourcoing-Lille), kiu estas neorganiziĝema kaj dividita.
Denove tiuj laboristoj strikas depost tri monatoj. Ili postulas 0,50 fk. da pliigo pohore. Por venki la mastraron, la strik-komitato decidis forsendi la infanojn ĉe pli feliĉajn K-dojn, ĉar la striko estas peniga ĉe la sojlo de la vintro.
La Internacia Laborista Helpo disdonis jam vivnecesaĵojn; oni kolektas monon en la tuta regiono. Per tiuj rimedoj 12 000 strikantoj devas vivi kaj vivigi sian familion.
En la porsalajra batalo restas nur Halüen kaj du vilaĝoj proksimaj: Ronk kaj Vervik (Roncq kaj Wervicq). La departementa prefekto plenplenigas la striklokojn per ĝendarmoj, kiuj faras la ordon, eĉ la malordon.
Ni tamen havas fidon pri la venko. Depost la milito, la Halüen-a laboristaro ĉiam venkis.
Por la grupo “Nia Espero”, Vercruysse (6104).
[REKLAMO p.4] Ekzistas ankoraŭ multaj laboristaj esperantistoj, eĉ SAT-anoj, kiuj pli malpli malatentas sian klasan devon, ĉu kunlaborante al neŭtralaj organoj, ĉu informante ilin prefere ol Sennaciulo-n, ĉu alimaniere. Tial ni kontentas sciigi, ke ree estas havebla la bonega varba broŝuro de K-do E. Lanti FOR LA NEŬTRALISMON! 3-a eldono plivastigita, 32-paĝa, enhavanta krom la aldonoj de la 2-a eldono ankoraŭ novan enkondukan parolon de l’ aŭtoro kaj tre koncizajn kaj trafajn difinojn pri “sennaciismo, patrio, revolucio” k.a. Prezo: 0.30 mk. g. Havebla ĉe la Administracio: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
PRI GENERALO SANDINO, LA GRANDA PATRIOTO EL NIKARAGVO
Kiel ni jam kelkfoje diris, la tasko de SAT kaj de ĝiaj organoj ne estas batali kontraŭ la imperialismo, ĉar tio estas politika afero, dum nia organizo estas nur informa, kleriga, kultura. Sed ĝia tasko estas informi, kiel laboristoj batalas aŭ ne batalas kontraŭ la imperialismo. Tial ni publikigas jenajn dokumentojn, kiuj certe helpos nian Legantaron akiri propran opinion pri la demando. E. L.
Generalo A. C. Sandino elsendis por publikigo malfermitan leteron adresitan al la nunaj Prezidantoj de la 15 respublikoj amerikaj: Meksikio, Gvatemalo, Salvadoro, Honduraso, Kostariko, Kolombio, Venezuelo, Ekvatoro, Peruo, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo, Argentino, Brazilio kaj Ĉilio. Ĝi estas datita: El Ĉipoton, 4. aŭgusto 1928 kaj entenas i. a. jenajn vortojn:
[BILDO p.4 | 40,28,65,52] Portreta foto de generalo Sandino kun larĝranda ĉapelo kaj rimeno trans la brusto.
“Dum 15 monatoj la Defend-Armeo de la Nacia Suvereneco de Nikaragvo, antaŭ la malvarma indiferenteco de la latin-amerikaj registaroj kaj per siaj propraj rimedoj kaj fortoj, sciis renkonti, kun honoro kaj brilo, la terurajn blondajn bestojn kaj la bandon el nikaragvaj perfiduloj, kiuj apogas la invadanton.
Dum tiu ĉi tempo, Sinjoroj Prezidantoj, vi ne estas konformiĝintaj al la plenumo de via devo. Ĉu la latin-amerikanaj registaroj pensas ke la jankioj (usonanoj) nur deziras la konkiron de Nikaragvo? Ĉu tiuj registaroj forgesis, ke el 21 hispanamerikaj respublikoj ses jam perdis sian suverenecon? Panamo, Puerto-Riko, Kubo, Hajtio, San-Domingo kaj Nikaragvo estas la ses malfeliĉaj respublikoj, kiuj perdis sian sendependecon kaj fariĝis kolonioj de la jankia (usona) imperialismo. Kio okazos al Meksikio, se la jankioj sukcesos en siaj bastardaj projektoj en Centra Ameriko?
Ni estas 90 000 000 latin-amerikanoj, kaj ni nur devas pensi pri nia unuiĝo kaj kompreni, ke la jankia imperialismo estas la plej bruta malamiko, kiu minacas nin kaj la sola, kiu intencas ĉesigi, perfortante nian rasan honoron, la liberecon de niaj popoloj.
La tiranoj ne reprezentas la naciojn, kaj oni ne konkiras liberecon per floroj.
A. C. Sandino.
(Traduko el la hispanlingva gazeto “El Libertador”, organo de la Kontraŭ-Imperialisma Ligo de la Amerikoj, Meksikio (1781).
La sekvanta privata letero de Sandino al amiko en Meksikio aperis en kelkaj revoluciaj gazetoj:
“El Ĉipoton, 30. majo 1928.
Al Froilan Turkios, Tegueigalpa.
Mia kara amiko!
Ĉiu tago pliigas la gloron de nia armeo, kiu mordigas la polvon de niaj montoj al la jankiaj mortigistoj, kiuj kredis veni por surmeti al perfiduloj de mia patrio sian brutan kapricon, ekpreparitan de milit-teknikistoj. Tiuj ĉi piratoj estas la plej degenerintaj estaĵoj, kiujn la naturo povas produkti, kaj ili havas nenion militecan, ĉar al ili mankas absolute la plej elementa kono, kaj ili nur povas personigi la krimon kaj la malkuraĝon…
… Mi donos al vi baldaŭ informojn pri la bataloj, kiuj prepariĝas kontraŭ la invadintoj…
Akceptu la estimon de via amiko kaj disĉiplo.
Patrio kaj Libereco.
A. C. Sandino.”
(Trad. laŭ la fr. Monde, 27. 10. 28.)
Kun kontento mi konstatas, ke mia lasta artikolo pri Suda Ameriko en “S-ulo” vekis intereson kaj diskutadon, eĉ riproĉojn. Kaj vere, la temo pri Nikaragvo estas nepre atentenda.
Mi bone scias, ke la generalrabisto Sandino havas agentojn en diversaj landoj (supozeble la ĉefagentoj estas en Britio), por defendi liajn malbonajn agojn. Sed ke tiuj liaj agentoj montras sin kiel revoluciuloj, por trompi laboristaron, estas ege bedaŭrinde.
Ĉiu, kiu iom studas imperialisman politikon, bone scias, ke ĝermas ega konflikto inter Britlando kaj Usono. Ke ĝi ankoraŭ ne estas matura, havas diversajn kaŭzojn.
Ke Sandino estas subaĉetata de Britio, mi ne povas pruvi, sed almenaŭ mi povas doni iom da materialo por tiu aserto. Antaŭ ĉ. 2 jaroj usona gardŝipo apud la bordo de Nikaragvo kaptis norvegan ŝipon, kies parto da ŝarĝo je municio kaj pafiloj estis destinita por Sandino. Ĉe la esplorkomisiono la nor-
— paĝo 5 —
SENNACIULO 105
EL USONO
La malprogreso de la laboristaj bankoj
La fako por esploro de industriaj interrilatoj ĉe Princeton-universitato raportas, ke je la fino de junio 1928 ekzistis sume 28 sindikataj bankoj, kies tutaj monrimedoj ne superas $ 114 717 673. Tio atestas la nesufiĉan sukceson, kiun rezultigis la provo mobilizi la financpovon de la laboristaro.
Laŭ konservativa takso la laboristaj elŝparaĵoj atingas proksimume la sumon de $ 7 000 000 000. En moderna bankpraktiko tio ĉi devus signifi bazon por sindikataj bankmonrimedoj leviĝantaj al la giganta alteco de 40 000 000 000 da dolaroj.
La malprogreso estas konstatebla jam depost 1926. Tiam ekzistis 33 sindikataj bankoj. Laŭ plej alta takso la tiamaj monrimedoj atingis la sumon de $ 150 000 000. Kun la perdo de proksimume 36 milionoj da kapitalo malaperis laŭnombre 5 bankoj.
Sed pli grava ol ĉi tiu kapitala malprogreso estas la fakto, ke la laboristoj preferas deponi siajn elŝparaĵojn en kapitalistajn bankentreprenojn, kio tuj evidentiĝas, se oni kompare konsideras, ke nur $ 114 717 673 el $ 69 439 471 224 troviĝas en laboristaj bankoj. Vere, nur guto el la sitelo de l’ kapitalistaj bankentreprenoj! Dume restas la ĉiondispremanta potenco de la giganta sumo je la laŭ plaĉa dispono de la kapitalista mastraro.
Grandparte la perdo de kapitalo trovas sian kaŭzon en la decido de la lokomotivkondukistoj, likvidi siajn kapitalistajn entreprenojn pro la gravaj perdoj, kiun la administristaro devis plore konfesi. (Unu el tiuj entreprenoj estas minejoj, en kiuj estas pagataj salajroj egalaj al tiuj de kapitalistaj entreprenoj, kaj kiuj ne toleras unuiĝon de laboristoj!) Estis necese ŝarĝi ĉiun membron per apenaŭ pagebla ekstra kotizo por renovigi la pagokapablecon de la banko.
Estas nebedaŭrinde, ke tiaj okazoj ne elvokas la fidon de la laboristaro kaj puŝas eĉ la “entreprenistajn” laboristojn al sia tute natura tasko: organizi la laboristojn kaj eble iam organizi eĉ (!) por la klasbatalo.
Ino-kor (1307).
* * *
Por ke vi povu havi ideon pri la fanatika patriotismo en Usono, mi raportas unu fakton. En ŝtato Vaŝington, ĉe la nord-okcidenta angulo de Usono, knabo en la publika lernejo rifuzis saluti la flagon, ĉar li pensis, mi opinias, ke tio estas sensencaĵo. La aŭtoritatuloj ne nur eljetis la knabon el la lernejo, sed juĝisto forprenis lin de lia familio kaj metis lin en zorgatejon. La knabo nomiĝas Rusel Trimejn (angle: Russell Tremain).
Mi tre malŝatas la fanatikismon religian aŭ politikan, kaj mi bedaŭras vidante, ke la komunistoj jam komencas praktiki ĝin, demetante ĉapelojn, kiam oni ludas aŭ kantas la Internacion. Tia kutimo ĉiam montras, ke la tiraneco estas proksima. Ĝi por mi havas la saman signifon, kiel fari signojn antaŭ idolo.
* * *
Iu K-do petis klarigon ĝustan pri la vorto Ŭob-li (angle: “Wobbly”), kromnomo por ano de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (I. W. W.).
Antaŭ kelkaj jaroj dum la ĝenerala striko en urbo Sietl (angle: Seattle), ne nur strikis la I. W. W. sed ankaŭ multaj meti-unuiĝoj apartenantaj al la Amerika Federacio de Laboro. Proksime al la fino de l’ batalo multaj laboristoj ne plu havis monon por povi manĝi kaj petis krediton ie ajn por daŭrigi la strikon. Kelkaj ĉinoj havis restoraciojn. Ili ŝatis la I. W. W.-on, ĉar ĝi provas organizi ĉiujn rasojn, kaj ankaŭ pro tio, ke ĝiaj membroj ĝenerale pagis siajn ŝuldojn, dum multaj neklaskonsciaj laboristoj pensas, ke ne estas malbonago rabi aŭ trompi ĉinon, negron aŭ eksterlandanon. Tial, kiam laboristo petis krediton por manĝo ĉe ĉino havanta restoracion, la ĉino volis ĉiam scii kiu li estas, sed li ne povis paroli korekte tiujn tri terurajn literojn I. W. W. Tamen li ĉiam demandis: “Ju Aj Ŭob-li?” Tio volas diri: “Ĉu vi estas I. W. W.-ano?” Jen la origino de la nun sufiĉe ĝenerale uzata vorto “Ŭob-li”.
SAT-ano 1781.
SOVETIAJ KAMPARAJ SUPERSTIĈOJ
Malgraŭ la granda kontraŭreligia propagando, sovetianoj estas ĝis nun tre superstiĉaj ĉar serioza propagando komenciĝis nur depost la Revolucio. Pro foresto de kuracistoj (ĉar vilaĝaj kuracejoj estas en nia grandega lando treege malproksimaj unu de l’ alia), la kamparanoj ordinare iras por kuraciĝi al iu sorĉistino. Jen estas kelkaj “kuraciloj”, uzataj de la sorĉistinoj en gubernio Novgorod.
Se infano malsaniĝis, la patrino portas ĝin al la sorĉistino. Ĉi-lasta lavas la pordo-tenilon (anson) kaj donas la malpuran akvon al la infano por trinki. Tio efektive estas tre “higiena” kuracilo: ja, la tenilon ĉiu tenas per sia malpura mano! Se mi havas la hemikranion (unuflankan kapdoloron), la sorĉistino prenas iom da salo, murmuras ion, ĵetas la salon en akvon kaj lavas mian kapon per ĉi tiu akvo.
Se mi elartikigis la brakon, ŝi ligas al mia brako la viŝilon kaj tiras min per la viŝilo, ĝis la brako reakiros la normalan situon. Se miaj okuloj estas malsanaj, ŝi frotas miajn palpebrojn per butero, parolante: “Vento, vento, forprenu la malsanon!”
Nun la lernejo kaj ĉiuj sociaj organizoj kontraŭbatalas ĉi tiujn superstiĉojn. Sed ĝis nun ili estas multnombraj, kaj eĉ ekzistas homoj, kiuj ne kredas dion, sed kredegas sorĉistinojn.
Nikolao Usov, vilaĝo Doriŝĉi.
vegaj ŝipoficiroj konfesis, ke ili pli frue ankaŭ transportis municion al Sandino kaj ricevis pro tio grandajn monsumojn.
El kie venis la municio? Kiu disponigis la grandajn monsumojn? Ĉu estis mono kolektita de revoluciuloj? Usono scias, sed silentas pri tio. Laboristoj, gardu vin kontraŭ kanajloj, eĉ kiam ili sin nomas niaj amikoj. Defendi Sandino egalvaloras kiel batali por la brita imperialismo.
Muri (102).
FAKTOJ KAJ KOMENTOJ
Tutmonda trusto de elektro
De kelka tempo jam estas projektita la fondo de tutmonda trusto de elektro. Nun, post reorganizo de granda financa societo “Sofina”, kiu speciale sin okupas pri entreprenoj de elektro, en kunlaboro kun 46 potencaj bankoj kaj financaj societoj de l’ tuta mondo, la nomita societo paŝas al starigo de elektra trusto. Tiel la grandaj elektraj societoj en Usono, Britio kaj Germanio certigas al si la superregadon en la mondmerkato per lertaj kunligoj inter societoj de vendo kaj produktado. Fakte en tiu industrio la eblecoj akiri monon restas ankoraŭ tre grandaj. La elektrigo de l’ fervojoj (esceptante Svision) estas nur en komenca stadio; nur malgranda parto de l’ akvofortoj estas ekspluatita ĝis nun, kiu reprezentas nur proks. 20% de l’ momente prezentiĝantaj eblecoj. La amplekso de l’ nova trusto certe etendiĝos al la tuta mondo.
La proletoj de l’ elektra industrio en ĉiuj landoj havos baldaŭ do nur unu mastron. Ĉu ili estos konsekvencaj kaj organiziĝos ignorante la landlimojn en unu sindikato tutmonda?
— paĝo 6 —
106 SENNACIULO
TRA SOVETIO
Prenante karton de ajna okcidenteŭropa ŝtato kaj metante ĝin sur tiun de USSR, oni vidos pli klare la mirigan vastecon de Sovetio. Je grandegaj distancoj tiu lando etendiĝis de nordo al sudo, de okcidento al oriento. Kiom da interesaj kaj belaj regionoj troviĝas sur tiu spaco! Kiom da nacioj kaj popoloj kun iliaj lingvoj kaj moroj! Diversaj tendencoj ekzistas rilate Sovetion, sed mi ne eraros supozante, ke niaj alilandaj K-doj ŝatus konatiĝi kun ĝi geografie kaj ekonomie, ĉu ne? Se praviĝos mia supozo kaj mia artikolo trovos iom da atento, mi promesas ĝoje doni serion da interesaj geografi-ekonomiaj priskriboj el plej diversaj partoj de USSR.
[BILDO p.6 | 27,18,76,47] Mapo de la Nord-Orienta Lando de USSR, desegnita de la aŭtoro: Barenca Maro, insulo Vajgaĉ, riveroj Peĉora, Mezen, Norda Dvina kaj Viĉegda, urboj Arĥangelsk, Ust-Sisolsk kaj Vologda; legendo «La signoj: Kresklimoj: +++ – Abio, ””’ – Lariko, —- – Cedro Siber.» kaj skalo 50–0–250.
Kiel unuan provon mi volas priskribi la t. n. Nord-Orientan Landon de USSR. Ĝiajn limojn oni vidu sur speciala karto, kiun mi desegnis propramane. La norda parto de N.-O. L., kies bordojn frapegas malvarmaj, glaciaj ondoj de l’ arkta maro, etendiĝis tra vastega norda ebenaĵo, kiun oni nomas ruse “tundra”. Tundra longiĝas tra grandegaj distancoj al Uralaj montoj en oriento. Malaltaj, frostiĝintaj interne, torfmontetoj kovras la ebenaĵon kaj inter tiuj montetoj zigzage, kvazaŭ kanaloj, etendiĝas la marĉoj. Ĉiam griza, nubiĝanta ĉielo, en kiu la suno aperas nur por remalaperi dum longega arkta nokto, kompletigas la severan, malĝojan bildon de sovetia nord-lando. Malavare la naturo kreskigis ĉi tie nur ĉiaspecajn muskojn, oksikokojn kaj aliajn nordajn herbojn. Ĉar la tero estas ĉiam frostiĝinta, arboj, kiujn ni kutimis vidi en niaj varmaj landoj, ne kreskas ĉi tie, sed nur betuloj-malaltuloj apenaŭ vegetas ie-al-ie. Loĝantoj en tiu ebenaĵo estas treege malmultaj: tiel oni povas traveturi dekojn kaj centojn da kilometroj renkontante nek homon nek ties loĝejon. Pli sude komenciĝas la arbarzono, grandega “tajga”. Precipe pinoj kaj abioj kreskas ĉi tie; oriente, apud Ural-montaro — ankaŭ larikoj kaj piceoj. Precipe abundas arbaroj en la regiono de Peĉora-rivero. Persiste hakadas ilin la homoj; sed ĝis nun tie restas grandegaj provizoj. La klimato en la arbar-zono estas pli mola; ĉi tie oni vidas jam kampojn, sur kiuj estas kulturataj jen sekalo, jen hordeo aŭ aveno. Sed tamen ankaŭ ĉi tie malmulta estas la loĝantaro, kiu laŭnacie dividiĝas jene: ĉefe rusoj (apud riveroj Jug, Suhona kaj Norda Dvina) kaj popoloj de finna gento — samojedoj kaj Komi-popolo.
Bedaŭrinde mankas loko por priskribi vivon kaj morojn de tiu interesa popolo. Sed pri ĉefaj, porvivaj okupoj de la nordanoj mi parolu nepre. Abundo da arbaroj ja kompreneble devigis la loĝantojn okupiĝi pri plej diversaj metioj, kiujn nur ebligas la arbaro. Vilaĝanoj dungiĝas por haki aŭ konduki perrivere segitajn arb-stangojn al ĉefa norda havenurbo Arĥangelsk. Kelkiuj vilaĝanoj de Vologda kaj Nord-Dvina gubernioj plektas linpuntojn, faras viŝtukojn, konstruas diversajn skatolojn kaj kestetojn el ligno; precipe belaj kaj konataj ĉi tie estas faraĵoj el betul-
BUĤARA
Skizo de Demetrio Albanov
Buĥara estas malnovega urbo de Meza Azio, objektivigita tradicio kaj monumento de Mahometana mondo, — “Buĥara i ŝerif” — nobla Buĥara.
Urbo de viva bruemo — Buĥara ne povis elteni feran tondron kaj arogan, venkan fajfadon de vagonaro, — ĝi preterlasis fervojon 12 kilometrojn flanke.
Laŭ polvoriĉa vojo inter fervoja stacio kaj Buĥara vigle kuradas aŭtomobiloj, ĉirkaŭvolvante apudajn ĝardenojn kaj kampojn per nuboj da polvo.
Apenaŭ postlasiĝis domoj de ĉestacia urbeto Kagan kaj preterŝoviĝis kelkaj distancon-montraj kolonetoj, jam ni atingis Buĥara.
Apud la urbo lokiĝis indiĝena tombejo. Senfinaj vicoj da argilaj monumentoj atestas pereemon de ĉio. La aŭtomobilo jam estas sub urba muro; jen ĝi jam trakuris pordegon.
Tiu ĉi muro estis konstruita antaŭ pli ol miljaro. La historio instruas, ke oni masonis ĝin dum 50 jaroj, — ĝi devis esti fortikaĵo kontraŭ atakoj de la kruelaj lokŝanĝemaj gentoj, kaj ĝi bonege plenumis sian destinon dum la jarcentoj. Sed la tempo estas pli forta ol ajna fortikaĵo, — la muro detruiĝis, kaj nur kolosaj restaĵoj kaj ruinoj permesas imagi ĝian estintan grandecon. La masiva pordego kunforiĝita per feraj boltoj ankaŭ cedis al la tempo, — ĝi rustiĝis kaj malfermiĝis por ĉiam.
Ni — en la urbo. Ambaŭflanke trakuras stratetoj kurbitaj kaj tiom mallarĝaj, ke, ŝajne, du renkontintaj veturiloj ne povus disiri. Dometoj — jen simplaj kabanoj, jen iom pli bonaspektaj kaj altaj, ĉiam argilaj, ĉiam plattegmentaj, estas dislokitaj sen ia ordo, kaj tiom dense, ke iliaj alstrataj flankoj formas seninterrompajn, kvazaŭ koridorajn murojn. La muroj estas senfenestraj, nur la pordoj diferencigas apartajn domojn.
La stratoj estas plenaj da polvo kaj da movemo.
Koro de Buĥara kaj ĝia cerbo estas placo Registan, apud la urba citadelo. Iutempe ĉi tie lokiĝis ĉiuj superaj institucioj de emira potenco, do ĉi tie kolektiĝis la plej grandaj konstruoj de la urbo — palacoj, temploj kaj medrese-oj¹.
La citadelo estis fortikaĵo, post kies muroj kaŝiĝis emira palaco. La palaco estis konstruita sur artefarita monteto kaj ĉirkaŭita per altega muro, seninterrompa, 2 klm. longa. En la postmurojn kondukas la sola pordego aranĝita inter du turetoj. El deflanke la citadelo aspektas kiel mezepoka kastelo de kavalira ordeno per sia militema aspekto, per sia supera situo sur la monteto.
Ĉi tie loĝis la lasta emiro.
Li kredis je la citadelo: — Kiam venis la Revolucio, li kun aro de siaj proksimuloj enŝlosiĝis en ĝi, li penis kontraŭbatali. Sed la parolo de la nuntempaj pafilegoj kaj argumentado de
¹ Mahometana altlernejo, kiu preparas mulla-ojn (pastrojn) kaj interpretantojn de Korano. Ĝi funkcias sub gvidado kaj spirita influo de la eklezio.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 107
ŝelo: ekzemple artplene faritaj malgrandaj, delikataj tabakujoj. Unu el ĉefaj kampkulturaĵoj estas lino uzata precipe por la teksaĵoj. En Nord-Dvina gubernio estas granda linteksaĵa fabriko, kiu produktas bonkvalitan tolon. Herboriĉaj apudriveraj spacoj kaj senarbigitaj lokoj ebligas havi multnombran brutaron, kiel ekz. bovinojn. Laktoproduktoj de N.-O. L. estas tre bonfamaj ne nur en sovetiaj vendejoj, sed ankaŭ en alilandaj. Komi-anoj kiel ĉefan okupon elektis la ĉasadon. Dufoje dum jaro ili forlasas siajn vilaĝojn kaj iras per ŝkioj al plej malproksimaj lokoj en arbaro. Malzorge konstruita kabano donas al la ĉasistoj rifuĝon kontraŭ bestoj kaj naturaj furiozoj. Krom ĉasado la Komi-anoj ankaŭ kulturas kelkajn kreskaĵojn kaj havas ofte multnombran brutaron. Jen estas ĉio, kion mi povis rakonti mallonge pri vastega Nord-Orienta Lando, kiu estas parteto de multe pli vasta Sovetio.
Vold. Glazunov (7347), Voronej.
DIVERSAĴOJ
Germana Laborista Mandolinista Asocio kiu momente nombras proks. 10 000 membrojn, decidis okaze de sia asocitago dum pasko 1928 en Altenburg, aranĝi imponan “Internacian feston de laboristaj mandolinistoj” de 13. ĝis 15. julio 1929 en Leipzig. Sur la grandega Placo de Aŭgusto okazos amaskoncerto de l’ miloj kaj solena fondo de l’ “Sonoranta Internacio”. Partoprenantoj el multaj landoj estas anoncitaj. (Detalajn informojn donas K. Fischer, Leipzig C 1, Schwägrichenstr. 13, IV.)
LABORAJ TAGOJ EL MIA VIVO
Mi loĝas en malgranda, 53 domojn entenanta vilaĝo kaj estas kampolaboristo. Mi prilaboras dek hektarojn da kampo kaj havas unu ĉevalon, unu bovinon, du bovidojn 1- kaj 2-jarajn, 5 ŝafojn kaj unu porkon, krome mian domon. Samtempe mi estas deputito de l’ kamparanoj en vilaĝa soveto (-konsilantaro) kaj estas sekretario de tiu soveto. Printempe kaj somere mi ellitiĝas je la 6-a aŭ 7-a horo matene, lavas min kaj trinkas teon. Poste mi iras en ĝardenon, kie troviĝas mia abelejo. Aŭ mi veturas kun plugilo en kampon por kamplabori aŭ iras kun falĉilo al herbejo kaj tie laboras ĝis la 11-a horo. Poste mi iras hejmen por tagmanĝi kaj ripozi. Tagmeze mi havas tri horojn kaj pli da ripozo. Post la tagmanĝo mi legas freŝajn gazetojn. En tiu tempo iufoje venas al mi iuj vilaĝanoj, al kiuj mi devas doni diversajn informojn, al kelkaj el ili mi devas registri novnaskitan infanon aŭ mortintan parencon. Poste mi donas parton de tempo por lernado de l’ esperanta lingvo, kiun mi komencis lerni antaŭ kelkaj monatoj sendepende, t. e. sen alies helpo. Je la 14-a aŭ 15-a mi ree laboras en kampo aŭ en herbejo ĝis la 19-a aŭ 20-a vespere.
Dimanĉo estas tago de ripozo (se pluvas). En tiu ĉi tago mi ne kamplaboras. Tiam mi la tutan tagon ripozas. Matene mi iras kun fiŝhokoj al rivero por kapti fiŝojn. Poste mi legas gazetojn aŭ cirkulerojn de Centra Registaro. Iufoje en tiu tago al mi venas paro da junaj gehomoj, petante min registri por sia unua geedziĝo. Mi tralegas al ili la konformajn artikolojn el Regna Leĝaro, kiuj defendas ilian geedzecon kaj rajtojn, kaj poste registras ĝin en aktolibron. La registrado ĉiam estas farata senpage. Dimanĉe iufoje okazas, ke mi devas veturi en distriktan soveton de deputitoj de laboristoj kaj kamparanoj. Tie oni instrukcias nin, kiel ni devas labori en niaj loĝlokoj. Reveninte hejmen, mi posttagmezmanĝas kaj trinkas teon. Vespere mi iras en regulan kunsidon de la vilaĝa soveto, kie ni kun aktivaj vilaĝanoj en ĉiam publika kunsido priparolas planojn de niaj estontaj laboroj, aŭ diskutas, kiujn el malriĉaj vilaĝanoj ni devas liberigi de regnaj tributoj kaj je kioma elcento.
Vintre estas pli multe da libera tempo. Tiam okazas ofte kunsidoj de la vilaĝa soveto kaj distriktaj kunvenoj de l’ deputitoj de laboristoj kaj kamparanoj. Kaj ofte okazas ĝeneralaj kunvenoj de vilaĝanoj, kie ni solvas niajn sociajn problemojn. Ni bone scias, ke antaŭ ni estas longega vojo plena de laborado, por plibonigi nian socian vivon, kaj krei paradizon por tiuj, kiuj ĝin neniam vidas.
Por mia sekretaria laboro mi ricevas 10 rublojn monate.
V. Komissarov. Vilaĝo Svinoe, Sovetio.
La “Fundamento de Esperanto”¹ devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝo de la vojo de unueco.
L. L. Zamenhof.
¹ Mendebla ĉe nia Administrejo.
iliaj eksplodigaj kugloj montriĝis pli efikaj ol fiera silentado de la muroj. La emiro tuj komprenis, ke nek la fortikaĵo, nek aro da grasaj, tiom servoplenaj en la paca tempo, — liaj oficistoj povas lin savi, kaj li kaŝe forkuris antaŭ la kolerego de l’ revoluciema popolo en Afganion.
Kaj tie, kie antaŭ 8 jaroj¹ regis la despoto, kiu verdiktis vivon-morton de la popolo, kies rajtoj estis nelimigitaj, des pli ĉar li estis ne nur socia supro, sed ankaŭ eklezia: “Reprezentanto de Allah” oni nomis lin — nun regas gaja moviĝemo de Ekzekutiva Komisiono de libera Buĥara.
Antaŭ la pordego de l’ citadelo, kie oni publike ĉiun ĵaŭdon vergis kaj esplorturmentis “krimulojn kontraŭ la regno kaj la emiro”, dum lia “moŝta ĉeesto”, nun grupo da homoj vigle kaj laŭte parolantaj, ŝercoj, eksplodoj de gaja rido: — Estas ekskursantaro; la emiro kaj lia fortikaĵo fariĝis — la estinto, oni venas ĉi tien por studi peceton de la historio. Ĝi estas logiko de la sorto!
La pordego de la citadelo estas larĝe malfermita. En la internon kondukas malluma koridoro. Sur la muroj diferenciĝas blankaj surskriboj sur nigraj tabuloj: ĝi estas memorigo pri turmentitaj kaj sufokitaj ĉi tie indiĝenaj revoluciuloj. Longa listo de la nomoj. En kaŝitaj kabanoj kaj kavoj de la citadela muro, en tielnomataj “ŝtonaj sakoj” — nesufiĉo da spiraero, rego de silento kaj la rememoroj.
La koridoro venigas en la korton de l’ citadelo; ĉi tie loĝis la emiro kaj liaj proksimuloj. La plimulto de l’ konstruoj estas ruinigita per la kuglegoj kaj bomboj, kaj en la amasoj de argilaj kaj lignaj restaĵoj nestiĝas nur abundaj kaj viglaj lacertoj.
La palaco de l’ emiro, parte restinta kaj nun cedinta siajn ĉambrojn al la Ekzekutivo de l’ urbo, ne havas ian intereson de la vidpunkto de malnova arto. La emiro konstruis kelkajn palacojn kaj templojn, sed ili ĉiuj kune ne valoras ian ruinon el la konstruoj de pli fruaj tempoj de Timuridoj; tiom malbongustaj kaj senstilaj ili estas.
La lasta emiro ĝuis eŭropan kleron, li estis konstanta gasto de “altklerigita Eŭropo”, li sciis bonmanierojn de la grandmondo, sed … ĝi estis ĉio, kion li sciis. Venante al Buĥara, li ĉiam restis kruela despoto de sia popolo. Cetere, li iom post iom elmontris siajn klerajn gustojn: li plenigis siajn palacojn, meblitaj je la orienta stilo kaj entenantaj verajn trezorojn de indiĝena arto, per banalaj bagatelaĵoj de eŭropa produktado (gramofono, skulptaĵo de ĉapelvestita rano ktp.) kaj sian haremon per aventuristinoj el ĉiuj landoj, kiujn li ĉie kunaĉetadis. (Daŭrigota.)
¹ La Revolucio en Buĥara okazis en jaro 1920.
[REKLAMO p.7] SUB RUĜAJ STANDARDOJ Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio de Einar Adamson (Göteborg) Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig
— paĝo 8 —
108 SENNACIULO
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)
Ĉu ni blufu?
La Gazetservo de l’ Socialista Sport-Internacio Laborista (SSIL) publikigis sekvantan sciigon:
Esperanto kaj Laborista Olimpio
(SSIL) Aŭstria Laborista Ligo Esperantista komencis grandan agitadon por la 2. Olimpio de Socialista Sport-Internacio Laborista en Vieno 1931 kaj por siaj celoj. Oni intencas lernigi al almenaŭ 10 000 laboristsportuloj la lingvon esperanto. Eksterlandaj laborist-sportuloj dum 1931 en Vieno havos bonan okazon por bone interkompreniĝi per esperanto.
* * *
La citita gazetservo siavice ĉerpis la noton el la gazetservo de “Askö” (Laborista Asocio por Sporto kaj Korpokulturo de Aŭstrio). Certe ne ekzistas dubo, ke la fonto de tiu ĉi sciigo estas trovebla en ALLE. Por eviti, ke oni juĝu min subjektiva, mi antaŭ ĉio konstatu, ke la ĝisnuna agado de ALLE nepre konformas al la apartaj cirkonstancoj en Aŭstrio, kaj estas fakto, ke la ĉefurbo de Aŭstrio, Vieno, arigis en si la plej multnombran SAT-anaron en tutmondo. Do estas pruvite, ke la gvidantaro de ALLE ne estas malkapabla por aranĝi grandajn elpaŝojn por nia idealo. Despli surpriza estas supre citita noto, kiu spegulas tian naivecon, ke ĝi fakte ne indus konsideron, se ĝia publikigo ne grave endanĝerigus la reputacion de nia movado. Ni ĉiuj scias, ke tute neeblas, varbi kaj instrui grandamase laboristojn, kiuj post streĉa panakira laboro estas pli facile instigeblaj al ĉiu alia afero, krom al lernado. Ĉiam nur estas kelkaj progresemuloj, kiuj aliĝas al niaj kursoj, kaj eĉ el tiuj nur eta elcento sukcese finas la studadon kaj poste iĝas aktiva en nia movado. Tute apartaj tamen estas la cirkonstancoj inter la sportanta junularo; ĉar estas principo de la laborista sportmovado, okupi siajn anojn ne nur sporte, sed eduki ilin ankaŭ al plenvaloraj membroj de la laborista klaso, al batalantoj por la idealoj de l’ Proletaro. Sekve de tiu ampleksa edukado, la anoj de la laborista sportmovado estas multe pli okupataj ol laboristoj, kiuj post fino de la panakira laboro povas plene dediĉi sin al la propraj inklinoj. La sperto montris, ke kursoj, aranĝitaj inter la sportularo, nur estis sukcesaj, kiam la instruanto disponis pri eksterordinara instrukapablo, aŭ mem estis aktiva sportulo kaj pro tio havis eblecon daŭre influi siajn kursanojn kaj instigi ilin al daŭrigo de la lernado. Ĉu do la verkinto de l’ citita noto konscias pri la kondiĉoj, ebligantaj efektivigon de tia giganta tasko, kiun oni metis al si? Certe ne estas malfacile, varbi 10 000, ja eĉ 20 000 junajn sportulojn por lernado de nia lingvo. Tamen, teni ilin ĉe la standardo, estas tute neeble, kaj sekve la publikigo de tia blufo nur malutilos al nia afero. Imagu, ke instigite de tiu sciigo, laboristaj sportuloj en ĉiuj landoj komencos studadi esperanton. Venonte al Vieno ili povos konstati, ke por ili ja la lingvaj malhelpoj ne plu estos tiom gravaj, sed ili tamen ne trovos eĉ nur kvinonon el tiu nombro, kiu estas anoncita en la citita sciigo. Entuziasme ili alveturis, seniluziigite ili konstatos troigon kaj ĉagrenite ili revenos, dirante, ke la famo pri vasta eblo uzi esperanton nur estas bela revo. Ankaŭ estas fakto, ke ĝis nun la gvidantoj de la sportmovado kun iagrada respekto aŭskultis al niaj konsiloj, ĉar ili spertis, ke niaj elpaŝoj bazis sur bone pripensita plano. Domaĝe estus, se ili devus ekkoni, ke en la agado la malo okazas. Ĉe la 1. Laborista Olimpio en Frankfurt, en 1925, nian esperantistan kunsidon jam partoprenis pli ol 100 gesportuloj, dum la Spartakiado en Moskvo ĉi-jare ĉeestis nur 27 eksterlandaj esperantistoj. Ni ĝoju, se ĝis 1931 ni atingos krei nur 500 aŭ eventuale 1000 bone parolantajn K-dojn inter la sportularo. Se ALLE kunhelpos al atingo de tiuj ĉi nombroj kaj krom tio modele aranĝos la informservon dum la daŭro de l’ 2. Laborista Olimpio, tiam mi tutkore gratulos al ili, sed intertempe mi protestas kontraŭ similaj troigoj!
Ad. Wendt.
Kiel naskiĝis nia naturamika societo “Sporting Club Esperantist”
La franca junularo, kiel ankaŭ alilanda moderna junularo, ne tro ŝatas la proksimecon de l’ naturo. Proletido preferas trapasi sian liberan tempon en polvoplena dancejo aŭ malluma kino, kie oni prezentas burĝedukajn bildojn, anstataŭ profiti la brilan sunon, la freŝan aeron. La naturo lin vokas al vivo kaj ĝojo, sed li restas surda kaj blinda antaŭ la riĉeco de sonoj kaj koloroj.
Kompreneble ankaŭ laboristoj praktikas sporton, sed ili praktikas ĝin laŭ tute malnovaj burĝaj metodoj, — sovaĝe ili kuras, kuradas, batmortigas sin, celante nur vantan gloron, neniam havante la noblan celon de l’ fizik-kulturo. Tia estas la impreso, kiu kaptas fremdulon, kiu vizitas por la unua fojo grandan industri-urbon dum festotago. Tia ankaŭ estas la stato en nia urbo.
La solaj larĝ-perspektivuloj, prave mi tion povas diri, estas la esperantistoj, kiuj legas kaj aŭskultas raportojn pri diverslandaj laboristaj movadoj en lingvo klara por ili.
Longtempe ni estis ravitaj de naturamika movado en Germanio kaj Hungario; kun senpacienco ni atendis la Sportan Paĝon de “S-ulo” (?—!) por nutri nian entuziasmon — sed mankis al ni la kuraĝo apliki la principon de l’ naturamikeco ankaŭ ĉe ni. Revenanta K-do de l’ Nürnberga kongreso alportis novajn fortojn, novan nutraĵon por nia entuziasmo — li rakontadis al ni pri la sportaj kaj naturamikaj organizoj en Germanio. Sen iu organizo ni komencas niajn ekskursetojn dimanĉajn — ĉu arbaron ni vizitis aŭ monteton surgrimpis, ĉu fine boatveturis aŭ naĝis. Malmultaj ni estis: parto de esp-grupanoj kaj kelkaj esperant- kaj sportemaj laboristoj.
Foje eĉ biciklo-veturado tra regiono kaj montoj de Voĝ (france: Vosges) estis organizata de ni: 250 km veturitaj tra regiono, kies loĝantoj ĝis nun nenion aŭdis pri esperanto, du tagojn la ruĝaj flagetoj kun verda stelo fiere flirtis flanke de l’ radoj de niaj bicikloj.
Nur je la fino de tiu ĉi somero ni metis fundamenton por nia societo. Ni komencis praktiki kelkajn sportojn en libera aero, kiel kuradon, saltadon, disk- kaj lancĵetadon, manpilkon ktp. Kompreneble en nia sportpraktiko ekzistas nenia majstreco, nenia gracieco — ni ja ne estas profesiaj sportistoj, sed la nura fakto, kiu kontentigis nin, estis nia prezento en la freŝa naturo, nia unueco, atingita pere de esperanto.
La somero pasis. Pluvaj kaj malvarmaj tagoj de l’ aŭtuno estingis iomete la flaman entuziasmon, sed tio povas esti pardonebla por novaj amikoj de l’ naturo, ĉar ni provos trovi plian kuraĝon por ne forgesi la amon al la naturo ankaŭ tiam, kiam ĝi ne plu portas sian verdan ornamaĵon, tiam kiam ĝi ŝanĝos la verdan kun la blankneĝa vestaĵo.
Ni esperu, ke ankaŭ aliurbaj francaj esperantistoj sekvos la ekzemplon de l’ germanaj K-doj kaj provos la komencon, kiel tion faris la Nansi-aj grupanoj.
Studento (7369).
?—!
Stranga surskribo, ĉu ne. Sed ĉu ankaŭ vi sopire atendas la Sportan Paĝon de “S-ulo”? Se jes, ankaŭ vi faru vian devon kaj kunlaboru por pliinteresigi ĝian enhavon!
— paĝo 9 —
SENNACIULO 109
TRA ESPERANTIO
El la Redaktejo
Tiu ĉi numero estas la lasta en finiĝanta Jaro. Kiel ni homoj ĉion per la racio dispartigis, ordigis, klasifikis kaj organizis, kiel ni la korpajn spacojn per mezuriloj faris kompreneblaj al nia spirito, al nia imagpovo, tiel ankaŭ la tempajn spacojn trapasatajn ni disdividis laŭ egalvaloraj, ritmaj mezuroj, kiuj akiris por ni difinitan, konvencian signifon. La komenciĝo de Nova Jaro anoncas al ni, ke ni trapasis difinitan tempo-spacon, kiu por ni estas mezurebla kaj komparebla kun aliaj tempospacoj sammezuraj, tamen ne egalaj laŭ kvalito kaj enhavo. Ĉar la energio, kiu estas foruzata kaj manifestiĝas dum tiu periodo unujara, povas esti tre varia kaj malegala al tiu uzata dum alia jaro.
Laŭ nia konvencia tempkalkulo ĉiu homo povas kaj kutimas fari por si tiajn komparon kaj observojn, li povas konstati, ĉu lia produktado, lia transformiĝo de energioj kreskis aŭ malkreskis en la trapasita jaro, kompare kun antaŭaj jaroj. Kiel ĉiu homo, ankaŭ ĉiu alia organismo kun propra vivo, ja ĉiu de homoj kreita socia organizo povas fari tian retrospektivon. Ĉiu komerca entrepreno faras sian bilancon, por mezuri siajn fortojn kaj antaŭkalkuli. Ankaŭ “S-ulo”, celante ĉiam antaŭen senhalte, devas mezuri, ĉu ĝia forto kreskas, ĝia influo pliiĝas, ĝia disvastiĝo respondas al la fortostreĉoj farataj, unuvorte, ĉu ĝia evoluo estas normala. Ni ne ripetu ĉi tie, kion K-do Lanti prezentis al la Kongreso pri la vivo de l’ gazeto kaj ĝiaj sanaj bazoj, ni simple montru, por pruvi nian bonan volon, niajn energiajn elspezojn, al la artikolo aperinta en n-o 217: Sur vojo al kvara milo…
Niaj abonantoj, niaj legantoj foliumas ĉi tiun lastan n-ron en jaro 1928. Tiuj [?] por preskaŭ ĉiuj la tempo siaflanke fari energi-elspezon, fortostreĉon: renovigi sian abonon: pagi la sumeton bezonatan por vivigi materie nian “S-ulo”-n. Ni estas fieraj scii, ke tiom da laboristaj esperantistoj, eĉ vivante sufiĉe mizere en multaj okazoj kaj pesante tre atente ĉiun moneron antaŭ ol ĝin elspezi, volonte kaj senhezite pagas sian abonmonon por “S-ulo”. Ni estas fieraj rekrutigi nian abonantaron el tiom da konsciaj K-doj, kiuj scias taksi la gravecon de nia organo kaj malgraŭ multaj aliaj elspezoj kaj kotizpagoj, kiuj prezentiĝas speciale ĉe la sojlo de nova jaro, unuavice kontentigas sian kulturan bezonon kiel laboristaj esperantistoj.
Pruvu al ni vian konfidon ankaŭ en 1929! La gazeto estas nia ligilo. Reabonu, legu, kunlaboru ĝin, kaj varbu novajn abonantojn, por ke ni povu fari ĝin pli bona kaj pli bela ol iam — timigilo por niaj malamikoj, kuraĝigilo kaj batalilo por niaj amikoj!
N. B.
[BILDO p.9 | 35,13,73,40] Foto de kelkaj gazetoj kuŝantaj unu sur la alia: «Munkás», «Diario de la Marina» kaj «Sennaciulo».
La SAT-aparato servas!
Tiu ĉi bildo estis presata en ‘Literatura Nordo’, gazeto aperanta en Arĥangelsk (Norda Sovetio) kun artikolo atentiganta pri la fakto, ke la Babuŝkin-artikolo “5 tagnoktoj en glacio kaj nebulo”, kiu aperis en ‘S-ulo’ n-o 208, estis represata en gazetoj de Germanio (Berlin kaj Frankfurt), Ĉeĥoslovakio, Usono kaj Hispanio.
Bona sukceso de per-esperanta laboro!
Baloto pri nova Ĝenerala Konsilantaro
Sekve de nia alvoko (“S-ulo” n-o 216, pĝ. 62), jenaj K-doj kandidatas:
- De Bruin G. P., Lonneker . nula horzono
- Demidjuk G., Moskvo . dua „
- Deubler K., München . . unua „
- Izgur E., Kremenĉug . . dua „
- Stay H., Bournemouth . . nula „
- Fröding K., Rockford . . dekoka „
Laŭ la artikolo 11 de nia statuto, la Ĝenerala Konsilantaro konsistas principe el tiom da membroj, kiom estas da SAT-sektoroj, kaj ĉiu sektoro rajtas je unu, ne pli, konsilanto. Nu, la SAT-anaro dislokiĝas sur almenaŭ 15 horzonoj de la terglobo (la ceteraj horzonoj kovras ĉu marojn, ĉu regionojn ne homloĝatajn); do la Ĝenerala Konsilantaro devus konsisti el 15 membroj minimume. La ĝis nun deklaritaj kandidatoj loĝas sur 4 malsamaj horzonoj; ĉu en la 11 ceteraj zonoj ne troviĝas SAT-anoj kapablaj plenumi la oficon de konsilanto?
Necesas ankaŭ, ke prezentiĝu sama nombro da kandidatoj kiel vic-konsilantoj, kies rolo estas, ĉiu en sia respektiva sektoro, anstataŭi la konsilanton, kiu ĉesas aŭ ne povas ofici.
Oni informu nin senprokraste!
LA DIREKCIO DE SAT.
Noto. — Rajtas esti ano de Ĝenerala Konsilantaro, oficulo aŭ reprezentanto de SAT, nur K-doj jam havantaj du jarojn da aneco kaj ne aliĝantaj iun el la tiel nomataj neŭtralaj organizoj, celantaj la propagandon de esperanto, aŭ al iu ajn asocio, kies celo kontraŭas tiun de SAT.
KIO ESTAS NEŬTRALECO?
SAT estas neŭtrala¹ organizo. Ne konfuziĝu. Ĉio estas relativa. SAT estas neŭtrala ĝis iu limo. Kie estas tiu limo? Kelkfoje aŭdiĝis voĉoj por konservi la intertendencan neŭtralecon en SAT. Komunistoj, anarkistoj kaj socialdemokratoj povas tie egalrajte troviĝi. K-do Lanti eĉ diris, ke patriotoj povas aliĝi al SAT. Supozeble la limoj al “dekstre” kaj “maldekstren” estas nefiksaj kaj ankaŭ malfacile fikseblaj².
Ĝenerale oni povas aserti, ke la plejmulto el ni estas pli malpli burĝecaj, ĉar la burĝa ŝtato scias per la lernejo jam de la infanaĝo plenigi la kapojn per burĝecaj pensado kaj idearo. La diversaj partioj kaj tendencoj inter la laboristoj montras laŭ mia opinio nur pli malpli altajn gradojn de liberigiteco el la burĝa spirito. En sia libro: “Militarismo kaj kontraŭmilitarismo” skribas en 1907 Karl Libknecht (Liebknecht): “La lernejo agadas kiel eble plej efike por bari ĉiujn vojojn, per kiuj klaskonscio povus enveni la korojn kaj cerbojn de l’ infanoj.”
Por ilustri, kiel diference povas esti komprenata la esprimo “neŭtraleco”, mi rakontas okazintaĵon. En sveda urbo, kie ekzistas neŭtrala esp. klubo, kiu enhavis ĉiutendencajn esperantistojn, oni aranĝis lekcion de persono, kies entrepreno estis bojkotata pro iu konflikto kun la fakorganizo. La laboristaj membroj de la esp. klubo deklaris: “Nia klubo restu neŭtrala kaj ne intermiksiĝu en la konflikto kaj ne kontraŭu la laboristojn, lasante lekcii bojkotatan personon.” La burĝaj membroj deklaris, ke tio signifus malneŭtrale aprobi unu konfliktantan parton kaj proponis: “La klubo restu neŭtrala kaj ne malakceptu lekcion de persono, kvankam bojkotata.” La burĝa plimulto decidis laŭ sia opinio, kio poste sekvigis disiĝon kaj fondon de esperantista klubo laborista.
(7987)
¹ Estus pli ĝuste diri: senpartia aŭ superpartia. SAT ja fondiĝis ĉe la agitvorto: “For la neŭtralismon!”
² Tiuj limoj estas fiksitaj en la broŝuro: “La Laborista Esperantismo”, pĝ. 17. — E. L.
— paĝo 10 —
110 SENNACIULO
PRI PAGILOJ POR SAT-ANOJ!
Antaŭ nelonge ni faris grandan lumbildprezentadon pri la milit-zono en Francio. Abundan materialon ni ricevis dank’ al la afableco de niaj francaj K-doj. K-dino el B. jam alsendis al mi ĉ. 40 poŝtkartojn! Ŝi ne evitis iun vojon por kontentigi min. Kiel kompensi? mi demandis min. Certe, idealismo ne estas iel pagebla. Sed ĉu oni povas postuli de malriĉa K-dino, ke ŝi oferu krom la necesaj laboro kaj penado sian monon por afranko, por aĉeto de materialo? Miaparte mi volonte kompensus tiujn elspezojn. Sed kiel fari? Mi informiĝis ĉe la poŝto, ĉu estas aĉeteblaj poŝtmarkoj internaciaj¹. Oni neis. Sentante malperfekta tiun staton, mi pripensis; ĉu ne estas eble, krei SAT-pagilojn? Sendube, tio estus tre praktika. Oni ne plu bezonus sendi tre kostan poŝtmandaton por pagi iun malgrandan sumon, oni povus aldoni enletere la retro-afrankon, oni povus pagi rekte iujn elspezetojn…
Laŭ mia opinio la eldono plejbone okazus en formo de deŝireblaj markoj je prezo de unu eksterlanda afranko (0,25 g. mk.) kaj ties multobloj. La perantoj ricevu sufiĉe multe da markoj, por povi ĉiutempe vendi ilin al membroj. K-doj, tio estu nur propono! Mi ĝojas, ke la administracio trovas bona la ideon. Ekpensu pri plej taŭga solvo! Mi opinias, ke la afero valoras penadon seriozan.
H. Schiller (9582), Gottesberg (Germ.).
¹ Jes; ekzistas en multaj landoj respondkuponoj internaciaj. — Red.
PRI NIAJ KONTRAŬULOJ
Ne estas sekreto, ke esperanto havas multajn kontraŭulojn. Laŭ mia opinio, ni devas konkrete trastudi ĉiujn kontraŭparolojn pri nia lingvo. Somere mi ĉeestis iun kurson, kie mi multe parolis pri esperanto; iuj konsentis min, aliuj kontraŭis.
Rimarkinde estas, ke ĉiuj kontraŭuloj mem neniam studis esperanton. Jen estas iliaj argumentoj: — Ellerni iun vivan lingvon ne estas pli malfacile, sed tio estas pli utila. — Aziano ne povas ellerni esperanton, ĉar ĝi ne havas aziajn radikojn. (Karaj K-doj! Ne ridu: tion parolis iu serioza instruisto de duagrada lernejo!) — Esperantlingve oni povas nur skribi, sed ne paroli. La internaciaj kongresoj estas mensogaĵo.
— Por kompreni eksterlandanon ni ne bezonas studi esperanton: ja, rusaj soldatoj povis paroladi kun turkoj kaj germanoj sen iu helplingvo.
— Mi konas esperanton nur teorie, — diris iu profesoro, kiam iu studentino argumentis al li per faktoj: — sed mi ne scias ĝin praktike. Tamen, laŭ teorio, ĝi estas tute neebla, tio estas jam pruvata de ĉiuj.
N. Usov (Sovetio).
Noto. — Longa artikolo tre malfavora por esperanto kaj peresperanta korespondado: “Ĉu alilandaj lingvoj aŭ esperanto?” de K-dino M. I. Uljanova (fratino de Lenin) aperis en gvida gazeto por laborist-kamparanaj korespondantoj: “Raboĉe-Krestjanskij Korrespondent”, Moskvo, N. 21, 15. 11. 28.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Gottesberg. Grandan kontraŭmilitan lumbildprezentadon faris nia loka grupo okaze de kunsido de militinvalidoj (9. 12.). Ĉ. 300 pers. K-do Schiller parolis, distingante esp-on. La bildmaterialo estis sendita de francaj K-doj. NORVEGIO. Oslo. Bonaj progresoj de l’ lab. esp. movado. 6 kursoj kun 60 lern. Aliaj kursoj en preparo. La burĝa esp. movado malprogresas. Ni sukcesis inter la lastaj varbi abon. por “S-ulo” k “La N. E.”. Elektitaj estas K-do Eilertsen, Box 407, kiel peranto, K-do Muribo kiel vicperanto.
K-doj! Zorgu, ke gazetoj enpresantaj viajn tradukojn el “S-ulo”, nepre menciu la fonton!
SUKCESO EN SVEDIO
La socialdemokrata junulara asocio de Svedio (S. S. U.), la plej granda junulara asocio en Svedio kun pli ol 42 000 membroj, la dua laŭ grandeco en la Socialista Junulara Internacio, kiu kongresis en Stokholmo de 28. nov. ĝis 2 dec. (330 delegitoj), akceptis unuanime jenan decidon:
“La Asocio ĉiel agadu por la internacia lingvo esp-o, instigu la asocianojn studi kaj uzi ĝin en siaj interrilatoj internaciaj, kaj la Asocio morale subtenu la esp-an movadon. Ĝi ankaŭ laboru por aranĝado de radiokursoj.”
(12 440)
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En Parizo oni fondis asocion “La Maison de l’ Esperanto” (Domo de Esperanto), kiu kolektas monon por antaŭenpuŝi la movadon per financaj rimedoj kaj propagando en zorge difinitaj kampoj (en akordo kun jam ekzistantaj neŭtralaj esp. institucioj). La fondintoj ricevis ĝis nun 145 000 fr. frankojn.
* * *
Esperanto-Fako de Rud. Mosse, la konata Berlina eldonejo, kiu konsentis aperigi “Bibliotekon Tutmondan” en esp-o, decidis prokrasti la daŭrigon de l’ eldono je nefiksita tempo. La vendiĝo ne eĉ amortizis la elspezojn.
* * *
La konata baha-anino esp-istino Root havis intervjuon kun Masarik (prezidanto de l’ ĉeĥoslov. respubliko). Li konfesis sian simpation por esp-o kaj konsentas akcepti ĝin, se per ĝi oni venos al pli bona mondkompreno.
* * *
La pastro A. Ĉe laste varbadis per sia prov-instruado en Estonio sukcese por esp-o. Li koncentrigas sian agadon precipe je instruistaj rondoj. Post interparolado kun reprezentanto de l’ Klerigministerio oni povas antaŭvidi baldaŭan enkondukon iom-post-ioman de esp-o en la estonaj lernejoj.
Kelkaj konsideroj pri evoluo de l’ esperanta lingvo
En ĉi subaj linioj mi ne intencas doni plenan analizon de la evolua procedo en la esperanta lingvo. Mi metis al mi pli mallarĝan taskon: turni la atenton nur al la evoluo, ŝanĝanta la manieron de l’ uzo de kelkaj afiksoj kaj malaperon de kelkaj konfuzaj kombinoj, ekzistintaj en frua esperanto.
Se ni analizos la sencon de esperantaj afiksoj, ni povas dividi ilin je du serioj. La serio unua enhavas afiksojn, kiuj ŝanĝas nur kvaliton de la objekto aŭ ideo, ne ŝanĝante la ideon mem, kaj al serio dua apartenas tiuj afiksoj, kiuj ŝanĝas la ideon. Al la unua serio apartenas et, eg, aĉ, ad, al la dua preskaŭ ĉiuj aliaj afiksoj. En la afiksoj, ŝanĝantaj la ideon mem, oni povas distingi ankaŭ du grupojn: afiksojn, larĝsencajn (ekz.: ar, aĵ, er, ej, il, ist, uj, um) kaj afiksojn kun unu aŭ kelkaj precizaj signifoj (ekz.: ec, in, id, re, mal). Afiksoj kun preciza signifo ne lasas ian dubon pri la ideoj, esprimataj pere de ili. Ekzemple “malvarma” esprimas kaj povas esprimi nur unu ideon, ĉar ekzistas nur unu malo al “varma”. Same klara kaj preciza estas la signifo de l’ vorto “kokino”. Sed la larĝsencaj afiksoj ne havas tian precizecon. Kiam oni parolas pri “pafilo”, do oni povas supozi ĉu fusilon, ĉu revolveron, ĉu kanonon ktp. Same “vendejo” signifas aŭ luksan magazenon, aŭ malgrandan butikon, aŭ placon, sur kiu oni vendas ktp. “Poŝtisto” povas nomiĝi egale leterportisto, vendanto de poŝtmarkoj, estro de poŝta oficejo ktp. ktp. Tiu ĉi larĝsenceco de la afiksoj ne estas ia domaĝo, sed kontraŭe ĝi estas valora eco de esperanto, malbone evoluinta ĉe ido. Ja kutima interparolado kaj uzado de vortoj tute ne bezonas altan gradon da precizeco, kaj la enhavon de la ideo, esprimitan per vorto, oni facile povas kompreni el la kunteksto. Se do oni bezonas plian gradon de precizeco, oni povas ĉiam anstataŭigi la larĝsencan kombinon per alia esprimo.
Nun ni penu esplori la uzon de diversaj afiksoj en pli frua kaj nuna esperanto. Rilate al kvalitaj sufiksoj et kaj eg ni povas konstati, ke pli frue ili estis uzataj ne nur por akcenti grandecon aŭ malgrandecon de ideo, sed ankaŭ por formi tute novajn ideojn. Ekzemple: pordo — pordego; pafilo — pafilego; brulo — brulego; ponardo — ponardego; nubo — nubego; monto — monteto; arbo — arbeto, arbetaĵo, ktp. Kelkaj kombinoj, tiamaniere formitaj, estas uzataj ĝis nun, sed tuj ni vidos, ke tiu ĉi intenco altrudi al kvalitaj sufiksoj ankaŭ econ ŝanĝi la ideon ne ricevis pluan disvolvon kaj iom post iom malaperas. Ni ne trovas novajn vortojn, kreatajn laŭ tia maniero, sed ni vidas male, ke la vortoj jam formitaj per eg aŭ et kaj esprimantaj ian novan ideon, estas en evolua procedo anstataŭigataj per novaj radikoj. Tiamaniere la sufiksoj et kaj eg rericevas sian pure kvalitan sencon. Kelkaj ekzemploj tuj pruvas mian tezon. Ni vidas jenan aron da novaj vortoj: por pafilego — kanono; ponardego — lanco; kusenego — plummatraco, lanug-
— paĝo 11 —
SENNACIULO 111
[BILDO p.11 | 7,6,34,12] Ornama desegnaĵo: malfermita libro, plumo kaj inkujo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
F. de Kunovski, Internacional-stenografio en ĉiuj kulturlingvoj. Aldono por la Gvidilo en Esperanto. Enkonduko kaj tri partoj. 1-a parto: germana, angla, franca, hispana, itala, pola, rusa, reviziita de H. J. Hoen. Eld. Instituto de Internacional-stenografio, Duisburg, Friedensstr. 79 (Germ.). 16 pĝ. Prezo 1 g. mk.
Tiu libreto montras, ke oni la supran stenografisistemon post ellerno laŭ la esperanta Gvidilo povas senpene apliki al ĉiuj naciaj lingvoj (en tiu ĉi parto al la 7 cititaj). Pri la taŭgeco de l’ sistemo niaj legantoj) parolis en n-oj 215/219 [?]. N. B.
Lernkajero (Tetrad) por sovetiaj elementaj lernejoj. Eldono de Siberia Ŝtata Eldonejo, loka filio Barnaul, en kvanto de 50 000 ekzempleroj.
Tiu ĉi kajero signifas grandan propagandan sukceson de nia K-do Goldfeder, esp. instruisto en Barnaul; ĉar ĝi entenas sur la tria kaj kvara kovrilpaĝoj malgrandan gramatikon de esp-o, alfabeton kun pres- kaj skribliteroj, La Internacion kaj Fratoj al Sun’, krome adreson de SAT kaj “S-ulo”. Baldaŭ sekve en tiu urbo ne plu ekzistos infanoj, kiuj ne scias almenaŭ, kio estas esp-o. Kaj ni scias, ke nia K-do Goldfeder zorgos, transformi tiun scieton en diligentan studadon de la lingvo. La sama teksto estis eldonata kiel folio 10 000-ekzemplere de l’ presejo “Ruĝa Altaj”. N. B.
XXI-a Universala Kongreso de Esperanto, Budapest. Granda, bele trikolore presita kongres-afiŝo por la neŭtrala kongreso en aŭg. 1929, same kiel la gvidlibretoj eldonita de l’ Fremduloficejo.
Per legado vi lernas… Legu regule… Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo”!
[REKLAMO p.11] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
[REKLAMO p.11] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. —o— Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. Havebla ĉe Administrejo de SAT.
[REKLAMO p.11] Libro reviziita de Lingvo-Komitatanoj Supera Kurso de Esperanto de D-ro Leop. Dreher, L. K. lernolibro por progresintoj, nur en esperanto, uzata ĉiulande de perfektigaj kursoj kaj memlernantoj. La tuta lernolibro-legaĵoj, klarigoj, gramatiko, taskoj ktp. estas faritaj en pura, facile komprenebla lingvo. Fonto de instruo pri fonetiko, sintakso, rimarto, stilo. Prezo: 1 sv. fk. Mendu pere de SAT-Administrejo (krom Sovetianoj!) aŭ rekte ĉe D-ro Leopold Dreher, Krakow, Starowislna 37, Poll.
[REKLAMO p.11] ABONU AL “LA NOVA EPOKO”!
[REKLAMO p.11] ISK INTERNACIO DE SOCIALISTA KUNBATALO La politika revuo por la klaskonscia laboristo. Ĝi aperas monate kaj pritraktas ĉiam aktualajn problemojn de l’ klasbatalo montrante la veran karakteron de la kapitalismo kaj la necesajn paŝojn por forigi la ekspluatadon. Tiu ĉi revuo estas gravega batalilo por niaj socialistaj ideoj kaj devas esti abonata de ĉiu aktiva K-do. Abonprezo kvaronjare nur 0,60 mk. g. Provekzemplerojn vi senpage ricevos de ISK-Expedition, Schlüchtern Nr. 4 (Bezirk Kassel), Germanio
matraco; brulego — incendio; arbeto, arbetaĵo — arbusto; arbareto — bosko, dometo — kabano ktp.
Se ni analizos la kaŭzojn de tiu evoluo, ili fariĝos por ni klaraj. En la supre notitaj kombinoj fakte la sufiksoj eg kaj et en ĉiu kombino havis alian sencon, kaj la signifon de tiuj vortoj oni devis konscie aŭ senkonscie instrui al lernantoj. Efektive, “ponardego” ne signifis plu grandan ponardon, sed “batalilon, konsistantan el ligna stango kun akra pinto” (Kabe), objekton tute alian, ol ponardo, kiun ni nun nomas lanco. “Kusenego” ne estis plu granda kuseno, sur kiun oni metas la kapon, sed signifis jam lanugan matracon ktp. La signifo de la sufiksoj et kaj eg fariĝus tiamaniere tute malpreciza, kaj oni ne povus formi novajn vortojn kun certeco, ke aliaj vin komprenos. Tial en la nuna esperanta lingvo restas, kiel arkaikaĵoj kaj siaspecaj esperantaj idiotismoj, nur kelkaj tiaj kombinoj, al kiu komuna uzado altrudis tute precizajn signifojn kaj kiujn do oni ĉiam komprenas same, ekz.: pordego, kortego, nubego, monteto. El ĉi supraj ekzemploj evidentiĝas ankaŭ, ke tia misuzo de sufiksoj eg kaj et iafoje malebligas ilian uzon en necesa kvalita senco. Ekzemple, ĉu mi povus esprimi per unu vorto ideon pri granda ponardo, se “ponardego” signifus “lanco”? Ĉu oni ĝuste komprenus min? Nur, se la kunteksto helpas, sed tio ne ĉiam okazas. Same estas kun “brulo” kaj “brulego”, ĉar sub “brulego” ni ne komprenas nur simple grandan brulon, sed brulon kaŭzantan domaĝon. “Arbeto” povus egale signifi “malgrandan arbon” kaj ankaŭ “arbuston”. Tiu dusenceco malhelpus iafoje ĝuste traduki naciajn vortojn, al kio ja esperanto pretendas pli ol ia alia lingvo.
Transirante nun al la larĝsencaj afiksoj, ni povas konstati malon al sufiksoj et kaj eg. Se en antaŭa okazo la evoluo penis konservi kaj redoni al sufiksoj iliajn tute precizajn signifojn, tie ĉi la evoluo penas redoni al la larĝsencaj afiksoj ilian larĝsencecon. Kelkaj vortoj formitaj per tiuj ĉi afiksoj, havis pli frue kaj parte konservis ĝis nun tute difinitajn kaj precizajn signifojn, kiujn ili ne devis havi. Tiujn kombinojn lernanto ankaŭ devis lerni, antaŭ ol ilin kompreni. Al tiuj vortoj apartenas ekz. “vortaro”. “Vortaro” ne plu signifas simple aron da iaj ajn vortoj, sed aron da vortoj, ordigitan plej ofte laŭ alfabeta ordo, kun traduko de ĉiu vorto aŭ kun traduko de ĝi alilingven. “Ŝtuparo” ne signifas simplan aron da ŝtupoj, sed aron, aranĝitan tiamaniere, ke oni povas supreniĝi aŭ malsupreniĝi per ĝi. “Vagonaro” estas “aro de vagonoj, kunigitaj unu kun alia kaj tirataj de la sama lokomotivo” (Kabe). Simile per il oni formas “flugilo”-n, kvankam flugilo same bone taŭgas por aeroplano, por aerostato aŭ por ia alia ilo, per kiu oni flugas. “Ŝlosilo” havas tute apartan signifon ktp. Kaj ni vidas aperi novajn radikojn en la okazoj, kiam miskompreno estas plej facila: vagonaro — trajno; hararo — peruko; kudristo — tajloro; rampaĵo — reptilio; supraĵo — aero [?], surfaco (mat.) ktp.
(Finota.) (641)
— paĝo 12 —
112 SENNACIULO
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”:
Dabs un Maise [?], Treschdeen (Latvio), 28. 11., Notoj el 215/216; Die Einheit (Unueco), Berlin, 28. 10., Lab. en Usono (Fröding).
Pri S-ulo, SAT kaj Kongr. raportis:
The Educational Worker, Lond., okt., nov.; Literatura Nordo, Arĥangelsk, 7. 11. (sub titolo: Intern. Korespondado de Erjuhin, 9682).
Priesper. artik. k notojn enhavis:
Daily Herald, Lond., 7. 12., Signalen, Stokh., 6. 12.; The Internat. Sunbeam, Lond., sept. (rubriko); Las Noticias, Barcel., 2. 12.; Accion Social Obrera, Gerona, 1. 12.
Peresperantan materialon enpresis:
Die Einheit (Unueco), Berl., 26. 8., 2. 9., 9. 9., 16. 9., 30. 9., 7. 10., 4. 11., 18. 11., 2. 12.; Travail, Lyon, 8. 12.; Rostovskaja Potrebilovka [?], Rostov, 7. 11.; Krasnij Ŝahter, Ŝahti, 13. 11.; Leninec, Rostov, 18. 11 (3 let.), 24. 11; Bolŝevistskaja Smena, Rostov, 1. 12.
NIA POŜTO
12 783. — Legis kun intereso la kopion de via letero al K. — Vi pravas. E. L.
10 044. — La sendita respondkupono estas tute malnova, sekve senvalora.
8048. — Ni ricevis ĉion. La lastan materialon ni certe uzos.
3550. — “L. P.” en venonta numero.
7604. — Ni intencas uzi vian tradukon.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago.
L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo.
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
— Seriozan koresp-adon kun ekstereŭropanoj prec. kun azianoj, ĉinoj, japanoj serĉas K-do Karl Wiedermann, Quellenstr. 136/36, Wien.
BULGARIO
K-do Stanĉo Dimitriev, str. Sofroni, 4, Ruse, koresp. kun seriozuloj pri kontraŭalkohola mov. en ĉ. l., same pri a. temoj.
GERMANIO
K-do Otto Lübkert, (13 060), Schützenstr. 41, Bad Oldesloe, dez. koresp. kĉl., L, PI. Resp. garantiata.
K-do E. Fleischer ĉe Bottig, Lutherstr. 23, Berlin-Spandau, dez. interŝ. PI, kĉl. Resp. garantiata.
K-do Rudolf Mathees, Elsastr. 16/4, r., Leipzig, C. 1, interŝ. L, PI, kĉl. Certe resp.
K-do Kurt Dietze, Bahnhofstr. 23, Hartmannsdorf ap. Chemnitz i. Sa. dez. ŝakludi k koresp. kĉl. Resp. garantiata, L, PI.
— 2 K-doj dez. koresp. kĉl. pri div. temoj, L, PI, bfl. Vizitontoj de la Leipziga Kongreso prefer. Resp. garant. Adr.: K-do R. Rössler, Hauptstr. 120, Einsiedel/Chemnitz i. Sa.
K-do Fritz Krausewald (6329), Hauptstr. 22, Rothenbach ap. Glauchau i. Sa., dez. koresp. kun ruĝarmeanoj, L, PI.
K-do Hans Rissmann, Cainsdorfer Str. 2, Wilkau/Sa., dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, PM, bfl. Resp. garantiata.
— LEA-grupo de Bremen dez. daŭran k intensan koresp-adon pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: K-do Karl Meyer, Elbstr. 57, Bremen.
HUNGARIO
— Tri gefratoj dez. koresp. kĉl. PK, PI. Peterzsébet, Banffy-u. 31, Waldner, Gizinjo.
SOVETIO
K-do V. Anonimov, B. Krasnaja, 49, Kazan, dez. koresp. kĉl. pri vivo de laboruloj k ilia batalo polit. k ekonom. L, PK.
K-do Boriso Nemiskij, str. de Oktobro, 48, Omsk, Siberio, dez. koresp. kĉl.
K-do Nikolao Gejnov, str. Sakko kaj Vancetti, 12, kv. 6, Sverdlovsk, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
K-do Agr. A. Romanjuk, Andruszowka Berdiozewskij [?] okr., Ukrainio, interŝ. PM, L, PK, PI, kĉl.
— Lab. Klubo “Profintern”, Vas. ostr. 9, linia, 50, Leningrad, 4, dez. koresp. kun gelab-istoj el ĉl. pri div. temoj, interŝ. gaz., interesindaĵojn. Resp. garantiata.
— Lab. Klubo “Jakovlev”, Vas. ostr. 13, linia, 40, Leningrad, 4, serĉas korespadon en ĉl. pri div. temoj, sendas gaz., fotojn ktp. Resp. garantiata.
SVEDIO
— 9 K-doj dez. koresp. per PI. Resp. garantiata. Adr.: Herman J. Svensson, Hus, 112, Nyvong.
USONO
K-do Pedro Epifanovich, Box, 47, International House, 500 Riverside Drive, New York, City, dez. koresp. kĉl. k ricevi rusajn ilustr. gaz.
[REKLAMO p.12] Fine! La “Universala Esperantistigilo” estas tute finita! Laŭ la opinio de la esperanta gazetaro la verko estas — “geniaĵo”, “juvelo pedagogia”, “majstroverko”, “pedagogia mirindaĵo”, ktp. S-ro Herbert M. Scott, redaktoro de “Amerika Esperantisto” kaj ano de la Lingva Komitato, diras — “Ĝi estas la ‘rekta’ metodo ‘par excellence’ ellaborita ĝis-ekstreme.” La kompleta kurso konsistas el dek libroj (lecionoj), pli ol 300 paĝoj kaj vortoprovizo de ĉ. 1,500 pretaj vortoj, el kiuj, kompreneble, per aplikado de la vortfaraj principoj de la lingvo, miloj da pluaj vortoj estas formeblaj. Ĝi enhavas 2,300 originalajn bildojn, kiuj klarigas ĉiun el la 1,500 vortoj. La bildoj klarigas ne nur vortojn de objektoj kaj agoj, sed ankaŭ gramatikajn finiĝojn, regulojn, prepoziciojn, konjunkciojn, sufiksojn, prefiksojn, ktp. Jen do estas valora donaco por kristnasko kaj por ĉiu alia tago de la jaro. La unua leciono enhavas klarigojn en diversaj lingvoj. La jenaj nun estas haveblaj — — Angla, Araba, Belga, Bulgara, Ĉeĥa, Dana, Estona, Franca, Germana, Hispana, Hungara, Islanda, Itala, Japana, Kataluna, Kroata, Litova, Nederlanda, Persa, Pola, Portugala, Rumana, Rusa (aliaj lingvoj estas preparataj). Menciu la deziratan lingvon ĉe via mendo, kaj ne forgesu skribi vian adreson per presliteroj, ĉar tempo tute mankas al ni por deĉifri hieroglifojn. La prezo de ĉiu leciono aŭ libro estas 0.15 usona dolaro, aŭ $ 1.50 por la tuta kurso el dek libroj. Ni pagas la afrankon. Ni sendos al ĉiu esperantisto tute senpage nian nove konstruitan “korelativilon”. Nur turnu la diskon- ZIP… kaj la vorto klariĝas al ĉiu naciano, tute egale ĉu oni estas Franco, Turko aŭ Eskimo. Benson School of Esperanto, Inc. 518 Broad St., Newark, N. J., USA.
[REKLAMO p.12] TUTMONDAJ K-DOJ! Kiu scias ion pri iu Mate Jugoviĉ el Milna Braĉ — Jugoslavio, kies lasta adreso estis: Epaten Tren Zug, Nr. 308, kaj nun, laŭdire: Moskvo, Invalidski Dom, bonvolu tuj sciigi tion al la Redakcio de “S-ulo”. La koncerna K-do estos rekompencata. Matrikulo 28.
[REKLAMO p.12] Gek-doj, atentu! Ne preterlasu! Por speciala murgazeto ni bezonas pri Lenin, Liebknecht k R. Luksemburg diversajn: bildojn, ĵurnalojn (se eble de ili redaktitajn) afiŝojn ktp. La murgazeto servos al memorfesteno. Respondon garantias K-do 8464. Adr.: Secours Rouge International-Esperanto 17, Rue du Poinçon Bruxelles, Belgio.
[REKLAMO p.12] RADIO AMATOROJ Radio-Buro de Ĥarkova Distrikta Soveto de Profsindikatoj organizas korespondadon por radio-amatoroj. ĤARKOVA RADIO-AMATORO ATENDAS VIAJN LETEROJN! Adr.: USSR, Ĥarkov, Dvorec Truda, kv. 63, Radio-Buro.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| Kiel festi kristnaskon | 101 |
| La bazo de novaj militistaj konfliktoj en Ĉinio | 102 |
| La laborcirkonstancoj de la tabaklaboristoj en Aŭstrio | 103 |
| Hodiaŭ en Bulgario | 103 |
| Halüen la Ruĝa | 103 |
| Pri generalo Sandino, la granda patrioto el Nikaragvo | 104 |
| El Usono | 105 |
| Sovetiaj kamparaj superstiĉoj | 105 |
| Faktoj k komentoj | 105 |
| Tra Sovetio | 106 |
| Buĥara | 106 |
| Laboraj tagoj el mia vivo | 107 |
| Sennaciula sporta paĝo | 108 |
| Tra Esperantio, Korespondado, Anoncoj | 109—112 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 222, 3-a de januaro 1929
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 222 — APERAS — S.A.T. — SEMAJNE — 3. Januaro 1929
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
LA AMERIKA DANĜERO
Sub la jugo de arbitraciuloj
Ŝajnas fariĝi internacia modo, ke larĝaj laboristaj amasoj devas klini sin sub la juĝon de personoj, kiuj, pro la internacie superreganta forto-proporcio, laŭ kiu la kapitalistoj estas la neĝenataj mastroj, — preskaŭ ĉiam favoras la posedantan klason.
Jus venis la raporto, ke la germana Ruhr-regiona laboristaro per sia reprezentantaro akceptis senkondiĉe decidon de arbitraciulo, kiu baldaŭ juĝos. Pri kio? Pri la decido, laŭleĝe donita, ke la laboristoj ricevu salajraltigon! Tiu ĉi l e ĝ a decido estis ignorata de la entreprenistoj, kaj la laboristoj estis lokaŭtataj dum semajnoj. Nun la mastroj permesis al la laboristoj reveni en la fabrikojn. La juĝo ankoraŭ ne estas konata, sed la laboristoj jam laboras. Ili fidas al sia arbitraciulo. Sed ĉu la remalfermo de la fabrikoj ne pruvas la bonajn esperojn de la entreprenistoj? Nu, ni aŭdos.
Tiu ĉi supra procedo estas rekonebla kopio de usona originalaĵo. Usono fariĝis la modelo por ĉiuj landoj en la mondo. Sed la pli granda influo de la laboristoj en aliaj landoj ne malbonigas la imitaĵon; tie ĝi konservigas ankoraŭ iom da espero, dum ĉi tie (t. e. en Usono. — Red.) la arbitracia juĝo ĉiam metas kapitalistan kalkanumegon sur la nukon de la laboristaro.
La fervojistaj unuiĝoj (aniĝintaj ĉe Amerika Federacio de Laboro) — por citi ekzemplon — konsentis pri estonta reguligo de salajro kaj laborkondiĉoj per “urĝeca helpkomitato” enoficigota en okazo de bezono fare de la prezidanto de Usono. Jes, vere, de la prezidanto de Usono! . . .
Tiu ĉi konsento estis donata per alpreno de la alcelita prifervoja laborleĝo. Jam nun la fervojistaro devas penti pri la fordono de sia batalrajto. La fervojistoj devis jus akcepti nesufiĉan salajr-altigon, kontraŭ kiu ili voĉdonis je 90% por striko. Montriĝas, ke la leĝo signifas diafane vualitan kapitalistan diktatorecon.
Al la ĝenerala formo de la koncerna leĝo estis donata la konsento post serio da interkonsiliĝoj fare de fervojaj ĉefoj kaj la gvidantoj de kelkaj unuiĝoj. Kiam la leĝpropono estis prezentata al la Parlamento, leĝista reprezentanto, kiu parolis en la nomo de 20 unuiĝoj, povis aserti, ke la projekto havas la subtenon de 1 750 000 da fervojlaboristoj. Pri la miliono kaj multegaj miloj da fervojistoj, kiuj neniam aŭdis eĉ unu vorton pri la leĝo, li ne bezonis paroli, ĉar ili estas mutaj suferantoj, t. e. ili ne sciis pri la afero, kaj se ili scius, eĉ la plejmulto ne zorgus pri la konsekvencoj.
Prezentiĝas sekvantaj instruoj al ni. Ne nur en unu lando arbitracio estas aplikata, kiel bonega ilo de klasharmonia kunlaborado, ĉiam kaj ĉie nur por la granda malprofito kaj malutilo al la laborista klaso. Kiam la arbitraciulo favoras la laboristojn, la kapitalistoj simple ignoras la arbitraciulon, eĉ kontraŭstaras la demokrat-ŝtatan aŭtoritaton, kaj puno ne trafas ilin. Sed kiam la juĝo favoras la posedantan klason, tiam la laboristoj devas klini sin ĝis plej sube. Ĉi tiu internacia modo elpostulas maldormeman priatenton, forigon de la pasiveco, revekiĝon de la vólo al klasbatalo.
Kontrakto rompita, laboristoj punitaj
La kontrakto estas sanktaĵo, kiun respektegas la unuiĝa (sindikata) ideologio kvazaŭreligie kaj la kapitalistoj laŭbezone.
Okazis, ke en la posedon de laktprodukta kompanio estis alpropriĝataj du fabrikoj. En la du novaj fabrikoj la laboristoj estis ne-unuiĝanoj, dum en la malnovaj la unuiĝo estis kontrakte agnoskata¹. La laboristoj postulis agnoskon de la unuiĝo ankaŭ en la du novaj produktejoj, kion la kompanio ignoris, tiel ke fine la laboristoj ekstrikis.
Tiun ĉi strikon la alvokita juĝisto nomis kontraŭleĝa kaj decidis, ke la unuiĝo pagu monpunon de 60 000 dolaroj. Li ankaŭ deklaris ĉiun unuopan membron respondeca, kio signifas, ke ĉiu laboristo devas kontribucii, ĝis la “modera” sumo estos pagita.
Tuj post la juĝo la kompanio reduktis la salajron je la duono por enkasigi la “kompenson pro perdo de klientaro”. Tiam la laboristoj rifuzis labori, sed nun akceptis kompromison, laŭ kiu la unuiĝo tuj pagos 5000 dolarojn, kaj poste la kompanio rajtas depreni de la salajro posemajne 3 dol., ĝis la sumo de 35000 dol. estos pagita.
Ankaŭ ĉi tiu batalilo, laŭ raportoj, estas aplikata en diversaj landoj, batalilo el la arsenalo de usona kapitalistklasa justeco. La usona danĝero ŝteliras trans la terglobon.
La patriota Federacio de Laboro
En Nju Orlins (angle: New Orleans) okazis la 48-a kunveno de la Amerika Federacio de Laboro. Unu tago estis
¹ Rekonata.
— paĝo 2 —
dediĉata al aŭskultado de paroloj pri patriotismo kaj defendo de l’ patrio. La komandanto de l’ Amerika Legio (faŝistaro) alparolis la kunvenintaron, laŭdante la Federacion, kiu efektive defendas la amerikajn instituciojn kontraŭ radikalismo kaj komunismo, kiujn lastajn li nomis mortintaj. Kaj li pledis por pli granda ŝiparo, pli bone preparenda armeo, ĝenerala mobiliza leĝo kaj batalpreteco kontraŭ malhonoraj konkuraj nacioj.
La delegitoj leviĝis entuziasme, aplaŭdante per ĝojkrioj.
Kaj kiam la fratdelegito de l’ Britia fervojistaro nomis la militojn “kapitalistaj, ĉu estas en la lando de venkinto aŭ venkito” kaj admonis, ke “militoj estu malsukcesigotaj per unuigota laboristklasa solidareco”, tiam la tuta kunvenintaro ĝentile, sed kun frosta muteco, aŭskultis . . .! —
Fantomo leviĝas, milito minacas, pli giganta, kruela, terura ol la pasinta. Britlanda laborista gvidanto malbonaŭgure avertis kaj petis: “Donu la manon nun, fratoj”, sed la laboristaj gvidantoj usonaj restis mutaj, senmovaj . . .
Ĉu mutuloj en tiu ĉi okazo ne parolas tre minacan lingvon? Ĉu ne ĉiu racie pensanta samtempulo time konscias, ke du mondimperioj armadas febre unu kontraŭ la alia? La okazoj fingromontras en la profundojn, el kiuj ĉion detruonte minacas eliĝi la U s o n a D a n ĝ e r o.
I n o – K o r (S A T – a n o 1 3 0 7).
VIZITO ĈE TOM MUNI¹
Je la fino de tre agrabla veturo ĉirkaŭ San Francisko-Golfo staris antaŭ ni la grizaj muregoj de l’ San Küentin² — malliberejo. La pordegoj estis malfermitaj por ni, ĉar ni posedis leterojn de la gardisto, kiu permesis al ni viziti Tom Muni. En la oficejo de la gardestro ni ricevis permeson por ankaŭ viziti Mat Ŝmit³. Tion suggestis al ni amiko, kiun ni vidis la antaŭan vesperon.
Ni atendis en la vizitantejo, ĝis niaj nomoj estis vokataj. La ĉambro estis tute plena de parencoj kaj amikoj de malliberuloj — plej virinoj, atendante siajn vicojn. La pordo al pli interna ĉambro estis malfermita kaj donis al ni oportunan okazon ekvidi la renkontojn inter patrinoj, edzinoj kaj fratinoj kun iliaj viroj.
Kiajn suferadojn, malbontraktojn kaj tragediojn ĉi tiu ĉambro povus rakonti! Kiaj dramoj estis kaŝitaj sub la kisoj, korŝiraj kiel ordinaraj.
Baldaŭ niaj nomoj estis vokataj, ni eniris la ĉambron kaj sidiĝis apud longa tablo. Aliflanke de ĉi tiu tablo post malalta intermureto la malliberuloj sidis. Ŝmit estis la unua, kiu envenis, bela figuro, brilokula kaj kora. La longaj malgajaj jaroj postlasis videblan impreson sur li, depost la fama Mk-Namara-afero, en kiu li estis implikita.
Ne estas multe, kion li ne scias pri maŝinaro. Li havas plaĉan laboron, iom da libereco por ĉirkaŭiradi en la ejo kaj multe da “sala” filozofio por subteni sin. Nun li salutis nin: “Vi forlasis la preĝejon por trovi liberecon, kaj mi devis veni al la malliberejo por trovi solidarecon.” Li pensas, ke malliberejoj ne multe povas esti plibonigotaj, ne farante ilin pli bonaj ol la malliberejo de laboristmondo ekstere. La vojo al libereco estas, ke ni ne timu la malliberejon. “Mi povas paroli pli libere ol vi. Kion ili povas fari? Malliberigi min?”
Al la nuna laborista movado kaj ĝia gvidistaro, escepte kelkiuj, li nur malmulte konfidas. Jes, li scias, kio okazas, ĉar li ricevadas librojn kaj aliajn literaturaĵojn en la malliberejo, kvankam estas pli malfacile nun, ĉar ia kondamnita baptista predikisto memfaris sin cenzuristo pri la bolŝevika literaturo. Ŝmit havas multajn planojn por la nova maŝinaro en la jutofabriko, kiujn li estas desegnanta. Li mokas la kompatindajn impostpagantojn kiuj pagas por tio kaj pagas la elspezojn por enkarcerigado de kapablaj fortaj viroj.
Link’n¹ Steffens defendas lian proceson, kaj kelkaj signoj promesas pardonon. Unu Mk-Namara estas libera kaj la alia estas la plej maljuna en la malliberejo.
Tiam Muni aperis. La aliaj malliberuloj estis vestitaj en ne malbone aspektantaj grizaj uniformoj, efektive en San Küentin-malliberejo kiel en aliaj malliberejoj oni observas, ke la malliberuloj eĉ pli bone aspektas ol la gardistoj. Muni estis vestita en blanka vestaro. Li aspektis bone kaj marŝis vigle, kvankam li jam estis fastanta tri tagojn. Li periode fastas, ĉar li esperas tiele plej efektive saniĝi de ia infekto, kiu preskaŭ ebligis al morto malfermi la pordegojn de lia malliberejo antaŭ la malrapidemaj decidoj de la juĝistaro.
Li vivas por ricevi justecon. Oni diras, ke Tom Muni estas akremulo, netakta kaj neracia. Ili diras, ke li devus akcepti pardonon, sed estas ankoraŭ necerte, ke ĝi estos donata. Li ne volas demandi ĝin. Senkulpa, kia li estas, li ne deziras limigitan liberecon. Mi diras al vi, la kuraĝo kaj espero de Tom Muni estas mirinda. Ne estas tre laŭdinde fare de radikaluloj ke ili trovas tempon por kritiki ĉi tiun Amerikan Drefûs¹, de kiu estas forrabita nun dekunu jaroj da libereco en societo, kiu scias almenaŭ naŭ au dek jarojn, ke li estas sendube nekulpa. Ilia tuta tempo de kritiko devus esti utiligata por kontraŭbatali tiun ĉi teruregan maljustecon.
Pri la krimo de l’ ekzekuto al Sako kaj Vancetti, guberniestro Fulla² kaj liaj subtenuloj povas pretendi aŭ vere kredi je la kulpo de tiuj ĉi du italoj. La Centralia-viktimoj pafis, sed pro memdefendo. Sed ke Muni kaj Billi povus esti kulpaj, nenia inteligenta persono kredas. Iliaj kolegoj estis liberigataj. La falsĵura atesto kontraŭ ili jam delonge estas konfesita. La juĝantaro kaj persekutinta prokuroro kune petis pardonon por ili. Juĝisto Franklin A. Griffin, kiu kondamnis ilin, estas unu el la plej fervoraj laborantoj por ilia defendo.
Nuntempe Muni havas novan esperon. La kvazaŭ progresema guberniestro Jang³, politika protektato de Hajr’m Ĝons’n⁴, akceptis komitaton kaj aŭskultis la buŝajn argumentojn. Li ankaŭ posedas kompletan procespaperaĵon, kiu inkludas konvinkajn leterojn de Kler’nc Dero⁵ kaj la juĝisto, el kies kopioj Mune laŭtlegis. Organizita laboro ankaŭ aktiviĝas denove post apatio, kiu eĉ, se pli bonsigna ol Mune pensas, nur bedaŭrinde spegulas ne nur la politikan malforton de iaj memfieraj gvidantoj, sed ankaŭ la indiferentecon por justeco, percipe kiam la viktimo de l’ maljusteco povus esti embarasa por ili, kiam li estus libera.
Mi mem estas iomete pesimista. La kompleta silento de Hajr’m Ĝons’n dum ĉiuj tiuj jaroj estas malbonsigna. Guberniestro Jang havis pli ol sufiĉe da tempo por agi. Eĉ kvankam ili estas senkulpaj, Mune kaj Billi estas agitistoj, kaj la Kaliforniaj komercaj interesoj preferas, ke ili restu en la malliberejo. Estas pli facile teni ilin ol kapti ilin denove. Por venki tiun abomenindan sintenon, ni postulas la helpon de l’ informita kaj konvinkita publika opinio. Mune eltenas pli bone la malliberejon ol ni la ideon, ke li estas tie.
Lando, kiu tenas en la malliberejo Mune kaj Billi post la okazinto de Sako kaj Vancetti estas lando sen elementa scio pri la signifo de justeco. Estas ankaŭ alia aspekto al ĉi tiu demando. La samaj akvoj, kiuj lavas la grizajn fundamentojn de San Quentin, ankaŭ lavas la marbordojn de Palo Alto, kie staras la belega bieno de Herbert Huver⁶.
¹ Angle: Mooney. ² Angle: San Quentin. ³ Germ.: Schmidt.
¹ Angle: Lincoln.
¹ France: Dreyfus. ² Angle: Fuller. ³ Angle: Young. ⁴ Angle: Hiram Johnson. ⁵ Angle: Clarence Darrow. ⁶ Angle: Hoover.
— paĝo 3 —
La Prezidanto de Usono ne povas pardoni al Mune. Sed kiam kandidato por tiu ofico estas kaliforniano, preskaŭ najbaro apud la malliberejo kaj tute informita pri ĉiuj faktoj per Mune mem, tiam neniaj politikaj motivoj aŭ leĝa evitado povas senkulpigi lian silenton.
Ni rajtas scii, kiel respublikestro reagos al ĉi tiu homa problemo, se li restas tiel silenta kaj rezigna pri ĉi tiu terura krimo kontraŭ amerika libereco, kiel li estis pri la petrol-skandaloj.
Norman Tom’s (angle: Thomas) El L a N a c i o (angle: The Nation) Nov-Jorko trad. G. J. Kroes.
★
FAKTOJ KAJ KOMENTOJ
Nacia idolo
En la agemaj rondoj de Italio oni nun klopodas por doni al la lando nacian sanktulinon, kiu, laŭ la ekzemplo de Johanino d’ Ark (france: Jeanne d’Arc) por Francio, simboligus la aspirojn kaj la altan idealon de l’ itala popolo. Tiucele oni fondis lastatempe la t. n. societon de “Katerinanoj”, kiu hodiaŭ jam entenas en siaj vicoj prelatojn, profesorojn, diplomatojn, registaranojn, senatorojn kaj eldonas specialan revuon kaj organizas serion da kunvenoj. Ĝi celas ekflamigi la entuziasmon de l’ italoj por la persono de l’ sankta Katerino de Sieno. En la urbo Sieno oni komencis instali universitatan katedron cele de studoj speciale dediĉitaj al la sankta Katerino.
Jen, kiel artifikuloj eltrovas ĉiam novajn rimedojn, por pliardigi la patriotan flamon! Kiel novan instrumenton por vigligi la nacian senton, oni elfosas el la historio “sanktulinon”, per gloregado trudante ŝin al la popolo kiel nacian idolon! Ĉu oni povus trovi pli trafan argumenton por montri, ke la patriotismo estas religio kaj la patriotoj — religiuloj?
[REKLAMO p.3] LA NOVA EPOKO — Monata organo de Sennacieca Asocio Tutmonda — Literatura Serio — Enhavtabelo de la decembra kajero: M. GORKI: Tunelo. El rusa trad. G. Demidjuk. — E. VARNAI: Floro en soprano. Versaĵo. El hungara trad. Julio Baghy. — C. LEWTON BRAIN: La prezo de hundino. El angla trad. H. Stay. — DEMETRIO ALBANOV: “Kiz toji.” El serio “Turkestanaj rakontoj” Originalo. — Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. — Poekzemplera prezo: 0.35 mk. g.
DISKUTEJO
En nia argumentaro por neakcepto de la programprojekto prezentita ĉe la VIII SAT-Kongreso troviĝas jeno: “. . . unu grava motivo por ne akcepti ĉi tiun programon aŭ alian, kiu povus esti pli bona, pli adekvata, estas la fakto, ke la grandega plimulto el niaj anoj tute ne interesiĝis pri la demando . . .”
Neniu kontraŭdiras al tio kaj sekve la akcepto de Programo en tiaj kondiĉoj havus nenian praktikan signifon, ĉar estas evidente, ke homoj ne povas senti sin morale devigataj per akcepto de dokumento, kiun ili ne serioze studis.
La Kongreso vokis al ĉiuj SAT-anoj, ke ili studu kaj diskutu la programaferon. Sekve de tio ni malfermas sur la paĝoj de “S-ulo” diskutadon, publikigante en ĉi tiu n-o la unuan materialon pri la temo.
Kvankam la emo ne mankas al ni tuj refuti la vidpunkton ĉi sube prezentitan, ni preferas tamen prokrasti kaj lasi unue al la legantoj la zorgon eltrovi mem, kie troviĝas la “sofismoj” kaj “artifikaĵoj”.
Ni faru simple unu rimarkon: K-doj Drezen, Modenov, Javoronkov, Breslaŭ kaj Jodko tute ne defendas la projekton de programo prezentitan en Göteborg; ili eĉ ne diras, ke SAT devas havi jam nun kompletan Programon kaj kontentiĝus per tio, ke oni akceptu prilingvajn tezojn, ellaboritajn de la Lingva Komisiono de SEU. Ili ne defendas la “Programon” prezentitan de K-do Muravkin je la nomo de Programkomisiono, sed ili profitas la okazon por kulpigi la Direkcion de SAT pri ni ne scias kia “reviziado” — Reviziado de kio? eble de tio, kio ne ekzistas! . . . Temas ja doni al SAT Programon k tio signifas, ke ĝi ne ankoraŭ havas. Ĉu ni proponis revizii la bazprincipojn metitajn en nian Statuton ĉe la fondo de SAT? Tute ne! Sekve kion signifas tiaj senbazaj kritikoj? Ni volas esperi, ke niaj K-doj tiom ekscitiĝis nur ĉar ili miskomprenis la ĝustan signifon de niaj “rimarkoj”.
La aktivaj SAT-anoj havigu al si nepre la Protokolaron de la VIII. Kongreso kaj la broŝuron La Laborista Esperantismo. Ili serioze kaj atente studu tiujn dokumentojn; ili komparu, pripensu; ili kontrolu ĉu niaj “rimarkoj” respondas aŭ ne al faktoj; ili mem serĉu la aluditajn tekstojn ktp. Ni ne dubas, ke post tiu serioza esploro ili alvenos mem al la samaj konkludoj, kiujn ni faros ĉe la fino de la hodiaŭ komenciĝanta diskutado.
La debato estas malfermata. Ni esperas, ke ĝin partoprenos multaj K-doj. Ĉiu penu verki kiel eble plej koncize kaj objektive.
DIREKCIO DE SAT.
* * *
PRI PROGRAMO KAJ PRI SENPROGRAMECO
En la “protokolaro de la VIII. kongreso” estas presita projekto de “Programo de SAT” kun rimarko, kiujn k-do Lanti estis komisiita de la Direkcio prezenti al la kongreso.
La kongreso rekomendis al ĉiuj SAT-anoj studi la ellaboritan projekton kaj poste, laŭ propono de k-do Lanti, voĉdonis, “ke SAT havu programon, kiu ebligos al anoj de ĉ i u j k l a s b a t a l a j o r g a n i z o j a l i ĝ i a l S A T”.
Atenta studado de la programo kaj de la rimarkoj faritaj instigas nin paroli pri du punktoj: 1. pri fundamenta ŝanĝo de la eventuala program-enhavo, kiu devas limigi sin nur per argumentado pri lingva (parto A de la prezentita program-projekto) kaj 2. pri absoluta senprogrameco de plej multo el la rimarkoj — vere ĉagrena ĉe Direkcio de organizacio, pretendanta esti laborista kaj klasbatala.
Pri la unua punkto:
Ĝuste konstatis la rimarko unua (laŭtlegita dum la kongreso), ke la tezoj pri “historia neceseco de lingvo universala” — “tute ne preparas la spiriton al la akceptado de artefarita lingvo”.
Ni notu, ke argumentado prilingva estas por SAT-programo speciale grava, ĉar tiu argumentado estas ja nura apartenaĵo de SAT. La programoj de aliaj laboristaj organizacioj povas havi multon komunan kun la SAT-programo, sed nenion komunan ili havas ĝis nun kun tiu parto de SAT-programo, — kiu traktos problemon mondlingvan.
Tial ni insistas, ke tiu parto de la programo estu ellaborita plej serioze, estu diskutota kaj akceptota ĉe la proksima IX. SAT-kongreso.
SAT-anoj, simplaj laboristoj, estas ne ĉiam sufiĉe lertaj, por ke ili povu prezenti ĝustan argumentadon porlingvan al siaj profesiaj, partiaj organizacioj, al ĝiaj gvidantoj kaj al teoriistoj de l’ laborista klasmovado.
Fiksa kaj teorie senriproĉa programo pri-lingva multe helpos al propagando de internacielingvaj ideoj en rondoj laboristaj kaj ĉe ideologoj de tiuj rondoj.
Tial ni proponas ke la SAT-kongreso diskutu kaj eventuale ekceptu tezaron “Vojoj de formigo kaj de disvastigo de la Lingvo internacia”, kiun aprobis la Lingva komisiono de SEU, kaj kiun akceptis la IV. kongreso de SEU.
Traktante problemojn pure lingvajn, tiu tezaro estas akceptebla de ĉiuj laboristaj organizaĵoj — sendepende
Kial ni devas legi? Por pligrandigi nian scion, forigi niajn antaŭjuĝojn kaj daŭre en pli alta grado estiĝi karakteroj. G e o r g B r a n d e s.
— paĝo 4 —
de iliaj politikaj tendencoj kaj de ilia taktiko.
Tiu tezaro esploras problemojn: 1. pri lingvo tutmonda kaj lingvo internacia, 2. pri lingvo, kiel socia interkomprenilo, 3. pri fundamentaj elementoj de la eventuala lingvo internacia, 4. pri variaj projektoj de L. I., 5. pri kaŭzoj de komenca esperanto-disvastiĝo, 6. pri grado de teoria kaj praktika supereco ĉe esperanto kaj ĉe aliaj mondlingvosistemoj, 7. pri L. I. kiel p r o d u k t o d e k o l e k t i v a k r e a d o, 8. pri rolo de aliaj projektoj de L. I. ĉe plua kolektiva pliriĉigado kaj perfektigado de esperanto.
Solvinte tiujn problemojn, la tezaro respondas al jenaj konklud-demandoj: 1. ĉu estas eble anstataŭi esperanton per iu alia sistemo de L. I., 2. ĉu estas eble enkonduki kaj fiksi per dekreto iujn difinitajn formojn de L. I., kaj 3. kiaj estas la eblaj rimedoj por helpi al progreso kaj evoluo de L. I.
Ni speciale konstatas, ke konsiderante lingvon (eĉ internacian) kiel produkton de certa kolektiva kreado, la tezaro adaptiĝas al plej modernaj materialistaj lingvo-teorioj (ekz. al la jafetia lingvo-teorio de N. Marr). Tiuj ideoj ĝis nun estas ĉe esperantistoj malmulte konataj, malgraŭ tio ke ili estis konfesataj de Zamenhof mem. La rimarko 7-a montras, ke klara kompreno pri tio ne ekzistas eĉ ĉe SAT-direkcio.
Nun tiu tezaro estas tradukata esperanten. Ni esperu, ke vasta koniĝo kun ĝi antaŭ la kongreso konvinkos kamaradojn SAT-anojn, ke tiu tezaro estas grava teoria dokumento, sur kies bazo devas esti starigata la tuta porlingva agado kaj la tuta porlingva sintenado de SAT.
Nun ni transiru al la d u a p u n k t o — senprogrameco kaj senprincipeco elmontrita de la SAT-direkcio.
Ni konsentas, ke eble ne venis tempo, por ke SAT klare fiksu siajn celojn kaj organizprincipojn klasbatalajn (ĝi ja nomiĝas organizacio klasbatala), sed tamen plej energie ni protestas kontraŭ tio, ke la SAT-ana gvidantaro tiel senĝene reviziu la tutan idean fundamenton de SAT, kiel ĝi tion faris.
Ni bedaŭras, ke tiuj rimarkoj (escepte la rimarkon pri la 1-a ĉapitro de Programo) ne estis laŭtlegitaj dum la kongreso. Pro tio la kongreso mem ne sukcesis doni la necesan kondamnon al la metodoj argumentadaj de la SAT-Direkcio.
Preskaŭ ĉiuj rimarkoj de la Direkcio, traktantaj pri la celoj kaj organizprincipoj, starigitaj en la Program-projekto, — montras tendencojn danĝerajn, eĉ tiam, kiam ili kritikas formale apartajn frazojn de la Program-projekto. Argumentado formala kaj plene sofista troviĝas ekzemple en la 4-a rimarko: nur plej neserioze oni povas fari konkludojn el la teksto de la programo, celante klasbatalajn kaj klaskonsciajn laboristojn, ke ili devas subteni imperialismon.
Same formala estas la kritiko, entenata en la rimarko sesa. La natura procedo de intermiksiĝo kaj asimiliĝo de homoj havis kiel kaŭzon ofte la imperialismon, sed eĉ la imperialismo ja ĉe ia grado de ekonomia evoluo estas sekvo tute natura. La punktetoj ĉe la fino de la rimarko eble volas ion aldoni al la kritiko, sed tiun kritikan penson kompreni ni ne povis. Mokintenca ŝajnas la rimarko 12-a, kie oni batalon por virina egalrajto unue konsideras politika (do ĉe SAT malpermesita) kaj due — egaligas ĝin al tendencoj hermafroditismaj.
Sed tiuj formalaj kritikoj estas fakte senkulpaj kaj eĉ diskuteblaj. Multe pli malagrablaj kaj absolute senprincipaj estas kelkaj aliaj kritikaj rimarkoj.
En la 2-a rimarko oni revizias principan aserton, ke proletaro (en landoj kapitalistaj) ne havas partolandon”.
Per citaĵoj el Jaurès kaj Bacon oni volas sugesti, ke konsekvencaj socialistoj ne povas aliĝi al SAT, se SAT principe konsentas kun esprimo de Marx. La rimarko volas esti pli kategoria ol Jaurès, ĉar tiu ja diris nur, ke “la ideo pri patrio — ne estas ekskluzive ekonomia”. Tiu aserto eĉ de lingva (semantika) vidpunkto estas plene akceptebla. La tuta rimarko estas nura ĵonglado per vortoj, ĵonglado, kiu devas fuŝi klarecon de la SAT-ana principaro nuntempa.
La rimarko 10-a kontraŭparolas la tendencon, ke SAT agitu kontraŭ imperialismaj militoj kaj kolonia subpremado.
Rimarkantoj konstatas, ke tiu postulo “liveros al niaj komunistaj k-doj la rajton batali kontraŭ la socialistaj k-doj”. Nu, ni ne volas kredi, ke iu sincera socialisto-laboristo estu por imperialisma milito kaj kolonia subpremado. Se tiaj estus, kontraŭ tiuj iliaj tendencoj ni nepre batalos. Cetere montru la Direkcio de SAT iun dokumenton socialistan, subtenantan la imperialismon aŭ kolonian subpremadon. Ŝajnas ke la Direkcio en sia reviziado de la SAT-idearo iras multe pli malproksimen ol permesas la nomo de “klasbatala laborista asocio”.
La rimarko dektria protestas kontraŭ la aserto, ke SAT estas unuecfronta organizacio. Oni timas la vorton kaj proponas anstataŭi “unuecfronton” per nova “superpartia unueco”. SAT-anoj klaskonsciaj interkonsentis pri iuj punktoj, neniel kontraŭaj al oficialaj programoj de siaj partioj. Se nun la reviziaj tendencoj fariĝas tiel gravaj, ke oni volas eviti en “klasbatala organizacio” ĉian konfeson de certaj klasidealoj, — la Direkcio riskas konduki SAT al formoj de malnova UEA.
Tion ni nek volas nek povas akcepti.
Ĉe la fino ni citu kun granda ĉagreno¹ el la rimarko 2-a jenajn vortojn de k-do Lanti: “mi ne opinias esti pli liberpensanta homo ol la fama kristana anarkisto — Tolstoj”.
Se efektive la SAT-gvidantoj ne volas sin levi super la reakcia filozofio de Tolstoj, kiu propagandis ekstermon de ĉia kulturo, de ĉia industrio, revenon al pranatura vivado kaj eĉ ĉesigon konscian de la homar-ekzisto, — tiuokaze ni devas konstati, ke SAT perdas sian karakteron de progresema laborista organizo, tiam ni devas konstati, ke niaj vojoj fariĝas tute malsamaj.
Tamen ni volas ankoraŭ esperi, ke la Direkcio de SAT, celante kritiki la prezentitan programon, senpripense uzis argumentojn, kiujn ĝi ĉe bona pripensado evitus.
Ni konsentas, ke la tuta SAT-programo por la komenco enhavu nur deklaracion pri la Mondlingva problemo, ni ne insistas, ke estu fiksitaj iuj politike-sociaj celoj ekster tiuj, kiuj troviĝas en la statuto de SAT kaj en la menso de ĉiu SAT-ano de la jaroj unuaj. Sed tia kritikado kun plena reviziado de la ĝisnuna SAT-agado estas nek allasebla nek inda.
Restu ĉe SAT-anoj sennaciismo kiel plej bona formo de internaciismo, restu ĉe ili la celado kontraŭ imperialismo kaj koloniaj militoj, restu celado por egalrajto de virinoj, kaj fine restu unueco internacia, — restu eĉ la unueca fronto, kiun malgraŭ ĉiuj artifikaĵoj de Direkciaj rimarkoj ni ĝis nun sukcesis sur bazo de nia statuto kaj de niaj klas-celoj bone realigi.
Kun salutoj E. D r e z e n (1518), N. M o d e n o v (4834), V. J a v o r o n k o v (4174), B. B r e s l a ŭ (1894), A. J o d k o (128).
¹ Mi tre kompatas tian grandan ĉagrenon! Sed estas ja vere, ke mi havas la opinion, ke Tolstoj estis tre memstare pensanta homo. Liaj kritikoj kontraŭ la ortodoksa religio, kontraŭ la patriotismo, kontraŭ la ŝtato ktp. pruvas tion plej nerefuteble. Estas certe ateistoj, kiuj ne tiom “liberpensas” kiom Tolstoj. Sed se mi havas tian opinion pri la fama aŭtoro, cetere honorata de la Sovetia Potenco mem, ĉu tio signifas, ke mi konsentas kun li pri ĉio? Tute ne. Kiu kompreneme kaj atente legis miajn artikolojn, tiu scias tre bone, ke mi oftege laŭdis la teknikon; oni eĉ riproĉis, ke mi eble troigas tiurilate. Sekve, kion signifas tiu “granda ĉagreno”?
Mi petas senkulpigon pri tiu persona rimarko, sed ĝi estis necesa, por vidigi pli klare la eraran spiriton, laŭ kiu estis verkata la tuta jena kritikaro. E. L.
Kion ni devas legi? Tiujn librojn, kiuj aludas kaj kaptas nin, ĉar ili ĝuste taŭgas por ni. Tiaj libroj estas por ni la bonaj! G e o r g B r a n d e s.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 117SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 1 REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT N-o 1
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.
Kristo la laboristo
Antaŭ nelonge 33 kardinaloj kaj 550 episkopoj petis la papon, enkonduki novan feston kun la nomo “K r i s t o l a l a b o r i s t o”. Antaŭ kelkaj jaroj oni ankoraŭ diris “Kristo la reĝo”. Oni ekkonas la interrilaton de religiaj formuloj kaj sociaj statoj. La reĝoj perdis sur tero sian valoron. La lastaj restaĵoj de feŭda epoko ekzistaĉas inter la diktatoreco de l’ bankkapitalo. Nur kelkaj malspiritaj monarkistoj povis opinii, ke la popolo en memoro pri la bona malnova epoko reaktivigus la sentronigitajn princojn. La feŭdismo mortis; la burĝa kapitalo venkis super la feŭda grundrento; la regantoj de dia favoro notiĝas ĉe la burĝa borso sub “pari”; ne plu rekompencas sin ilin financigi, ĉar oni ne estas pagata per “animaj afektoj” de la mobilizita popolamaso. La majesto fariĝis figuro por vakspupejo; la “patro de l’ lando” polvokovrita muzeaĵo. Kristo la reĝo perdis sian sencon.
Novaj sociaj problemoj ekestas kaj postulas religian aliformigon. La papo Leo XIII. elparolis ĝin en sia cirkulero pri la laborista demando (Rerum Novarum 15. 5. 1891):
La laborista demando staras en unua vico de nia tempo.
La demando estas malfacila, tamen ĝi povas kaj devas esti solvata.
Kaj la papo proklamas: 1. Per laboro la homo akiras rajtojn. — Certe estos 2. Laboro kaj mizero ĉiam sur tero. — Sed 3. La dogmo de alia mondo paciĝas (!). — 4. Sen la eklezio solvo ne estas ebla. — Ne la socialismo sed 5. La eklezio proklamas la ĝustan doktrinon pri mono kaj kapitalo. — 6. La laborista klaso ricevas helpon de la eklezio; ĝi ekkonas en la laboristo la homon kaj la infanon de dio.
Kaj la papo admonas la ŝtaton, ke ĝi ankaŭ helpu ĉe la solvo de la laborista demando:
La ŝtato zorgu egale por ĉiuj, ankaŭ (!) por la laboristoj.
La ŝtato devas plibonigi la mizeran staton de la proletoj. (!)
Ĝi devas ĉesigi la strikojn aŭ, kio estas pli bona, ilin forigi. (Vidu Anglion kaj Italion.)
La deviga dimanĉripozo estu leĝe destinota kaj police kontrolota.
La ŝtato devas subpremi fiprocentegadon.
La paga demando estu reguligota en kristana senco.
Vidu, proletŝafo, kiel bone la eklezio zorgas pri vi! Se ne estus la eklezio, vi ne havus vian dimanĉripozon. Kaj por kristana pago ĉiam pledis la eklezio, precipe por — la alta salajro de ĝiaj episkopoj.
Kaj la papo postulas plie:
- Estas organizendaj laboristaj organizoj.
Kompreneble ne la malbenitaj socialistaj organizoj, sed
Malbonaj societoj estu malpermesotaj. (!)
La celadoj, krei harmonion inter laboristoj kaj entreprenistoj, estas laŭdindaj.
La religio estu la fundamento!
Kio estas do kulpa pro ĉiuj mizeroj? La senreligieco. Proletŝafo, vi devas esti bona ekzemplo por la kapitalisto! Reiru en la eklezion, kiu varme zorgas pri vi. Laboru kaj preĝu! Tiam ankaŭ la kapitalisto estos kortuŝita kaj estos kristeca kaj ne plu ekspluatos vin!
Sed se vi helpos al vi per klasbatalo, tiam ankaŭ la kapitalisto povas koleri kaj uzi perforton. Kiu prenas la glavon, pereos per la glavo. Nur per amo povas esti savata la mondo. Enviciĝu en la de dio volita sociordo. Produktu plusvaloron kaj montru vian kristanan humilecon kaj sklavecon per pliigo de la profito. Tiam ankaŭ vi ricevos la kristanan parton de tiu ĉi profito. Kristo montris al vi la vojon. Li zorgis pri penegantoj kaj ŝarĝegitoj; li predikis kontraŭ la riĉuloj; li prenis sian krucon sur sin. Prenu ankaŭ vi, proletŝafo, vian krucon; tiam vi reviviĝos kaj sidos dekstre de dio kiel via lumanta idealo — Kristo la laboristo!
Prof. H a r t v i g.
Al laboristaj korespondantoj-liberpensuloj de ĉiuj landoj!
Por plifaciligi korespondadon kun eksterlandaj laboristaj korespondantoj por nia semajna gazeto “Bezboĵnik” (Sendiulo) ni sciigas temojn, interesantajn nian legantaron en Sovetio. Nun ni petas korespondi pri jenaj temoj:
- Politika agado de eklezioj en burĝaj landoj, konkretaj faktoj, atestantaj kontakton de Eklezio kaj Kapitalo.
- De kiu eklezioj ricevas monon?
- Kion la ŝtato elspezas por eklezioj, por popolklerigo, por senlaboruloj?
- Kiel funkcias religiaj organizoj, kaj per kiaj metodoj ili varbas por siaj vicoj anojn?
- Kiun influon havas la eklezio sur la ŝtataparaton?
- Kiujn helporganizojn fondis la eklezioj, kaj ilia agado?
- Kiel agas religiaj organizoj inter laboristoj, junularo, virinoj kaj infanoj?
- Pri demando: Religio kaj lernejo.
- Kiel rilatas la eklezioj al la revolucia laborista movado, al la strikoj?
- Kiel rilatas la eklezioj al USSR?
- Kvanto da religiaj organizoj proporcie al ties membroj.
- Kiel agadas liberpensaj organizoj?
- Procesoj kontraŭ blasfemuloj.
- Diversaj statistikaj materialoj rilate al eklezio aŭ liberpensula movado.
Ĉio ĉi devas esti ilustrita per faktoj, ĉar nur tiukaze ĝi efikos sur sovetian leganton. Al ĉiu korespondanto ni sendos n-ron de nia gazeto, en kiu estos presita lia korespondaĵo.
Nia adreso: M o s k v o, Sretenka 10, Redakcio “Bezbojnik”, Redaktoro de “Bezbojnik” Scheinmann (Ŝejnman).
AL LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT
El letero ricevita de la Sekcio
Pro kelkaj cirkonstancoj ni ne povis ĝustatempe respondi al vi. Ni salutas la de vi komencatan aferon — eldonon de ateista informbulteno por gazetservo. Ni opinias, ke ĝi helpos nin, provizante nin per eksterlanda materialo, kiu malbone venas al ni. Precipe ni dezirus skizojn pri ĝenerala situacio de ekleziaj kaj sektanaj movadoj en eksterlando, plej aktualajn, ilustritajn per faktoj, ciferojn ktp. Ankaŭ estas interesaj por ni viglaj karakterizaj artikoletoj de laboristaj ateistkorespondantoj pri liberpensa proleta movado, saturitaj per faktoj, ilustrantaj agadmetodojn de liberpensul-organizoj. Ni provizos vian bultenon de gazetservo per nia sovetia materialo regule. Baldaŭ ekfunkcios nia informgazetservo ĉe CK de AU, kaj ni liveradoss ties bultenojn al vi ankaŭ regule. Ĉiujn viajn poŝtelspezojn por sendi al ni viajn materialojn, ni pagos plene, transsendante monon al vi dufoje dum jaro, same ni pagos vian poŝtan peradon por ni. Je la nomo de l’ legantaro de “Bezbojnik” ni salutas la sekcion okaze de 11-jara ekzisto de Sovetoj. Ricevinte vian saluteleteron, ni deklaras ke sovetia ateistaro ĉiam estis en unuaj vicoj de batalantoj por mondrevolucio kaj nia kunlaboro batala en ateista fronto plisukcesigos, pliproksimigos la mondrevolucion.
Kun ateistaj salutoj al SAT-sekcianaj liberpensuloj
Membro de CK AU S c h e i n m a n n (Ŝajnman).
LA ALVOKO
en “S-ulo” n-o 213 ne havis la deziritan sukceson. Ĝis nun anoncis sian kunlaboron K-doj el jenaj landoj: Germanio, Hungario, Polio, Svedio, Norvegio, Svisio, Sovetio kun Blankrusio, Ukrainio. Aliaj landoj mankas ankoraŭ. Ni denove petegas la sendiulojn en SAT-rondoj vigle kunlabori por nia Sekcio. Pripensu! Se nia entrepreno fiaskus, la liberpensulaj organizoj jam uzante nian lingvon dubus pri la monddisvastigiteco de esperanto kaj forlasus nian movadon. La sampaĝe publikigita letero de redaktoro de rusa gazeto “Bezbojnik” devigas vin al kunlaborego. Pro tio legu la alvokon en “S-ulo” n-o 213 kaj tuj anoncu vian helpon.
NIA POŜTO
5129. Se vi kapablas, traduki la koncernan verkon de Hartvig en bonstilan esperanton, faru tion. Pri via alia propono ni nun ne povas diskuti; mankas ankoraŭ multe da helpantoj. — 8740. Mono ne alvenis. — 5627. Bezbojnik alvenis. Mi scipovas iomete la rusan; do sendu ruslingvajn sendiulaĵojn. — Vaguloj. Poste la faritaj multekostaj spertoj oni nur laboru per SAT-organizo. Liberpensula paĝo aperos, se eble, monate. La ĉefaĵo estas la gazetservo. — Individuaj leteroj pro poŝtelspezoj kaj tempomanko ne estas respondataj.
— paĝo 6 —
118 SENNACIULOTRA ESPERANTIO
Estu ni Sennaciuloj!
La SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo. (Jarlibro.)
Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis. (“S-ulo”, Korespondado.)
Mi havas pli ol 100 gekorespondantojn. Mi en speciala kajero enskribas ĉion pri la korespondado, kaj post unu jaro mi povas fari interesan konkludon.
Plej malakurataj korespondantoj estas la angloj: ili ricevinte kion ili petis, mem plenumas nek petojn nek promesojn. Duan lokon okupas la japanoj; ili ankaŭ malbone plenumas promesojn, ili flatas, kun granda ĝentileco ankoraŭ petas kaj promesas. Poste sekvas svedoj, rusoj, francoj. Plej akurate, relative, korespondadas germanoj. Ĉu SAT-ano ne devas forĵeti la naciajn kutimojn? Oni devas korespondadi sennacieca, t. e. nepre, senmensoge. Ĉu objektivaj kaŭzoj kulpas? Vere povas malhelpi cenzuro en blankteroraj landoj, sed ĉu en Britio do severas cenzuro? En Sovetio laŭdire ankaŭ ne ekzistas letercenzuro, sed kiel anarkiano sencenzurecon mi povas imagi nur en senpotenca reĝimo.
Sen respondaj restis rekomenditaj sendaĵoj, laŭ mia esploro en poŝtoficejo ili trafis postlimon. Kion fari, kiel devigi al respondo korespondantojn? Mi skribis al ili ankoraŭfoje, ĝentile petis pri respondo. Mi instruas novajn esperantistojn kaj donas al ili adresojn. Eble necesas aperigi la adresojn de nerespondintoj en “S-ulo” sub titolo “malakuratuloj”. El la nomaro en n-o 218 (“Ĉu estas SAT-indece?”) al mi ne respondis 5 (Oslo, Montreal, Lisboa, Sofia, Coblain-au-Pont). Kial ili anoncas en “S-ulo”? Eble ili ankoraŭ donos konsilon, por ke ni estu sennaciuloj-korespondantoj. Ĝustatempe ricevita respondo estas grandega propagandilo por la lingvo kaj movado. La malo haltigas kaj tre malutilas nian aferon. Unu grava detalo estu citata krome: multaj korespondantoj, anoncintoj en “S-ulo”, hontas uzi la alparolon “kamarado”, (K-do), sed uzas aŭ senkoloran “samideano” aŭ eĉ sufiĉe reliefan “sinjoro” (en adreso nepras “S-ro”!). S.
Korektoj. Preserarojn, kiuj erarigas la sencon, en n-o 221 bonvolu korekti: Pĝ. 111, 1-a kol., linio 31 de supre — s c i e t o n (anst. societon!); sama pĝ., lasta kol., antaŭlasta linio: a r e o (anst. aero!); pĝ. 106, dua kol., lin. 17 de malsupre — k u n f o r ĝ i t a (anst. kunforiĝita).
[BILDO p.6 | 2,12,12,19] Kvinpinta stelo kun la literoj SAT en rondo — emblemo de SAT.
9-a Kongreso de SAT en Leipzig (Germanio) 4.–10. aŭgusto 1929
2-a Komuniko
Kongresaliĝoj. Aliĝiloj estas dissenditaj kun n-o 216 de “S-ulo”. Sed nur malmultaj Gek-doj ĝis nun aliĝis. A l i ĝ o j v a l i d a s n u r, kiam ankaŭ la kongreskotizo estos alveninta, do nur tiam aperos via nomo en “S-ulo” sub rubriko de kongresaliĝintoj.
Ne-SAT-anoj ne povas aliĝi la kongreson. Do, ili antaŭe devas SAT-aniĝi, kaj nur poste ili povos anonci sin kiel kongrespartoprenontoj. Gastoj povos veni, sed ni ne povas garantii por loĝejoj ktp., escepte por familianoj de SAT-anoj, se ili estas anoncitaj.
Kongreskarton post ricevo tuj metu en la membrokarton de SAT! Ambaŭ dokumentoj kune necesas kiel legitimiloj, kiam vi venos al la kongreso. Kiu estas anoncita en “S-ulo” kiel aliĝinto, ricevos sian kongreskarton kun “S-ulo”.
Propagando. Jus aperis leterfolioj, kovertoj kaj sigelmarkoj de la 9-a SAT-kongreso. Mendu tuj kaj subtenu tiel la propagandon porkongresan. Sed mendoj nur estos plenumataj, kiam estos alveninta ankaŭ la necesa sumo.
Leterfolioj kun kovertoj kostas po 15 ekzempleroj 0.50 mk. g.
Sigelmarkoj kostas po folio (60 markoj en 3 diversaj specoj) 0.50 mk. g. Ni do vendas por memkostprezo, por ebligi al ĉiu K-d(in)o plej efike subteni la propagandon.
Atentu! G e r m a n i o j sendu kongreskotizojn, monon por menditaj propagandaĵoj al: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527. Aliĝilojn kaj mendojn sendu al: K-do Walter Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24. G e k – d o j e k s t e r g e r m a n i a j sendu siajn kotizojn kaj monon por menditaj propagandaĵoj per la Adm. de SAT; Sovetianoj per moskva filio de SAT.
Vivkostoj en Leipzig. Ĉar venis jam kelkaj demandoj pri vivkostoj en Leipzig, ni nun — nur koncize — povas informi; detaloj sekvos post kelka tempo en specialaj artikoloj kaj komunikoj. Kostas: 1 ĉambro po nokto en popoldomo 3 mk. g.; matenmanĝo 0.60 ĝis 1.20 mk. g.; tagmanĝo 1.00—2.00 mk. g.; vespermanĝo 0.80—2.00 mk. g.
Kongreskaravanoj. Jam venis demandoj pro kongreskaravanoj. Ni laŭ ricevitaj aliĝoj ĝustatempe komisios K-dojn en elirlokoj de tiaj karavanoj kaj pri tio informos en “S-ulo”. Plej necese nun estas, por ke ni havu certan perspektivon rilate al neceseco de karavan-organizado, ke vi tuj aliĝu la kongreson.
Veturprezoj per rapidvagonaro — 3-a klaso
| Linio | Prezo |
|---|---|
| Berlin—Leipzig | 7.70 mk. g. |
| Bruxelles—Leipzig | 31.90 „ |
| Budapest—(Praha)—Leipzig | 36.80 „ |
| Bukarest—(Praha)—Leipzig | 67.20 „ |
| Danzig—Leipzig | 28.40 „ |
| Düsseldorf—Leipzig | 24.60 „ |
| Kehl—Leipzig | 27.60 „ |
| Kiev—(Berlin)—Leipzig | 56.00 „ |
| Köln—Leipzig | 25.40 „ |
| Königsberg—Leipzig | 33.20 „ |
| Leningrad—(Berlin)—Leipzig | 79.50 „ |
| London—(Ostende)—Leipzig | 56.25 „ |
| Malmö—Leipzig | 35.80 „ |
| Minsk—(Berlin)—Leipzig | 45.65 „ |
| Moskvo—(Berlin)—Leipzig | 80.20 „ |
| München—Leipzig | 23.20 „ |
| Paris—(Köln)—Leipzig | 40.60 „ |
| Praha—Leipzig | 15.90 „ |
| Riga—(Königsberg)—Leipzig ĉ. | 45.00 „ |
| Saarbrücken—Leipzig | 27.00 „ |
| Stettin—Leipzig | 15.20 „ |
| Trier—Leipzig | 28.00 „ |
| Varsovio—(Breslau)—Leipzig | 34.30 „ |
| Vieno—Leipzig | 31.50 „ |
| Zürich—Leipzig | 34.90 „ |
La veturprezoj estas parte proksimumaj, sed certe ili sufiĉas, por elkalkuli la veturprezojn el plej multaj lokoj de Eŭropo. (Pri specialaj karavanoj ni ĝustatempe informos).
Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstr. 2/3, Leipzig O 27, Germanio.
Atentu kaj legu la sekvantajn komunikojn de la K. K.!
1-a listo de kongresaliĝintoj
1 Richard Lerchner, Leipzig, Germ. . 90 2 Otto Bässler, Leipzig, Germ. . . 715 3 Walter Kampfrad, Leipzig, Germ. 2698 4 Adolf Wendt, Leipzig, Germ. . . 2518 5 Frieda Bässler, Leipzig, Germ. . . 2276 6 Gertrud Klaps, Danzig, Danzig . . 11676 7 Fritz Abke, Bischofshagen, Germ. 9896 8 Robert E. Bitzer, München, Germ. 1810 9 Josef Postl, Wien, Aŭstrio . . . 8065 10 Georg Volkert, Nürnberg, Germ. . 516 11 El. Kate Limouzin, Paris, Francio 509 12 Norbert Barthelmess, Paris, Franc. 1768 13 William Chisholm, Edinburgh, Angl. 12215 14 Herbert Ward, Burnley, Anglio . . 6314 15 Isaak Kontoroviĉ, Sverdlovsk, Sov. 7691 16 Petro Ŝubin, Sverdlovsk, Sovetio . 6937 17 Richard Jurke, Wiesa, Germ. . . 6269 18 Charlotte Lerchner, Leipzig, Germ. 2465 19 G. Naumann, Göppersdorf, Germ. 8130 20 Willy Uhle, Chemnitz, Germ. . . 1399 21 Rudolf Rössler, Einsiedel, Germ. . 11297 22 Herm. Nonnenmann, Stuttg., Germ. 511 23 Richard Schinkel, Leipzig, Germ. 135 24 P. Teucher, Ennew.-Glesien, Germ. 10670 25 Josef Batta, Wien, Aŭstrio . . . 246 26 Margarete Batta, Wien, Aŭstrio . 633 27 Karl Riese, Leipzig, Germ. . . . 347 28 Elsa Riese, Leipzig, Germ. . . . 4292 29 Walter Enghardt, Leipzig . . . 2512 30 Richard Ebert, Leipzig . . . . 4262 31 Eugen Lanti, Paris . . . . . . 1 32 D. Viktorov-Ĉehoviĉ, Kiev . . . 5627 33 Jarko Hošek, Zlin . . . . . . 10032 34 Gregoro Demidjuk, Moskvo . . . 1516 35 Remi Cogoluénhes, Nimes . . . 7995 36 Edmond Liégeois, Orchies . . . 12783 37 Louis Glodeau, Paris . . . . . 50 38 Simone Tinland, Bures . . . . 3792 39 Herbert Muravkin, Berlin . . . . 2921 40 Erich Lämmerhirt, Leipzig . . . 84 41 Lily Pul, Liverpool . . . . . . 3210 42 Mary Carey, Liverpool . . . . 1170 43 Karl Bremer, Celle . . . . . . 13063
— paĝo 7 —
SENNACIULO 119El la Administrejo
Ni atentigas niajn K-dojn en Sovetio, ke sub la hodiaŭa dato ni likvidas niajn subagentejojn en Kremenĉug kaj Minsk, ĉar la rajton pri montranssendo al SAT nur ricevis nia ĉefagentejo en Moskvo. Estonte oni nur sendu ĉiajn monsendojn, destinitajn por SAT, al CK de SEU, Poŝtkesto, 630, Moskvo.
Jam kelkfoje, kaj ĉefe nun dum la lastaj monatoj, nia movado estas finance malhelpata pro la malfacila monricevo flanke de nia Moskva agentejo, kiu b e d a ŭ r i n d e mem havas malfacilojn sendi al ni regule la monon apartenantan al SAT. Ni jam kelkfoje skribis pri tio en “S-ulo” kaj ni ne volas remaĉi ĉi tiun por ni tre malĝojigan fakton.
Tamen necesas, ke ni trovu vojon, por iomete mildigi ĉi tiun preskaŭ ne plu tolereblan staton. Hodiaŭ ni atentigas niajn membrojn kaj abonantojn, kiuj iel devas sendi monon al Sovetio, ke ili faru tion per SAT. Per tiu procedo vi helpas al nia movado. Jam kelkfoje ni faris tion kaj la koncernuloj certe ĝojis pri tiu simpla kaj malmultekosta transpago. Pri la rapida plenumo de la transpago ni kompreneble zorgos. A d m.
La movado en Danio
La Lab. Esp. Grupo Odense aranĝis 2 kunvenojn ĉe la neŭtrala esp. asocio, ĉe kiuj oni pridiskutis la SAT-movadon. Ni i. a. aŭdis eldirojn kiel tiun: “La SAT-movado estas egale danĝera por la esp. movado, kiel la komunistoj por la laboristaro.” “Se la Lab. Esp. Grupo de Odense subtenas ‘Centra Dana Esp-ista Ligo’-n (neŭtrala), mi tuj aniĝos, sed ne kiam ĝi laboras por SAT!” Se tio estas la opinio de la “simplaj” danaj laboristoj, mi bedaŭrinde kredas, ke daŭros longe, antaŭ ol ni havos grandan lab. esp. movadon ĉi tie. Nia oficiala adreso estas: Dana Esp. Agentejo, Kancellivej, 35, Bolbro, Odense, Danio.
* * *
Ekzistas en Kopenhago lab. esp. unuiĝo “La Unua Majo”, kies prezidanto estas K-do Jan Leliveld (SAT-ano 12 703). Antaŭ preskaŭ ½ jaro mi interrilatis kun li, proponante, ke ni fondu danan LEA. Mi ricevis tre interesan respondon; sed poste mi neniam aŭdis de li, kvankam mi skribis al li ne malpli ol 3 fojojn. De alia flanko mi aŭdis, ke li serĉis informojn pri la neŭtrala “Centra Dana Esp-ista Ligo”, por aniĝi sian grupon. Ĉu li eble preferas kunlaboradi kun ĉi tiu burokrata organizo anstataŭ helpi al ni, la “simplaj” laboristoj? Li memoru, ke li samtempe perfidas la SAT-movadon kaj ne rajtas esti SAT-ano!
H. N i e l s e n (11 082).
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
S-ro I. H. Krestanoff en Bruselo
Dum la dua semajno de decembro ni sciiĝis, ke s-ro Krestanoff estis parolonta en diversaj belgaj urboj pri sia amata “demokrata” patrio, kiel li — sen naŭzego — epitetas la sangan nunan Bulgarion. En Bruselo (france: Bruxelles) la 17-an de dec. li aperis en la kunvenejo de la neŭtrala grupo; estis reklamite per radio kaj gazetaro. Ĉar SAT-anoj havas “ion” por demandi al tiu sinjoro, ĉeestis proks. 30 da ili, dum la tuta aŭdantaro nombris 60—70 personojn.
Post tradiciaj salutvortoj de la prezidanto por la gasto, lingva komitatano I. H. Kr., kiel vera nacia propagandisto, prikantis la naturajn allogaĵojn de sia kara patrolando. Li skizis rapidan bildon pri industrio kaj agrikulturo, pri moroj de siaj samlandanoj kaj pri la kulturinstitucioj. Post tio ja oni sin demandas, kial atendas la tuta mondo por bulgariĝi!
Pri la esp. movado li sciigis, ke dank’ al ministra malpermeso de esp-o en lernejoj, la movado ricevis novan antaŭenpuŝon. Parolante pri la bulgara ŝtato, li senhonte kuraĝis diri, ke ĝi estas demokrata lando, kie ĉiu sin sentas libera! Tiu aĉulo, kiu iam en “S-ulo” skribis pri “veno de tago de l’ repago” el-
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
FRANCIO. Lab. esp. movado en Alsaco-Lotaringio tute ne ekzistas. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam en Strasburgo laboris multaj eksterlandanoj, estis inter ili esp-istoj, kiuj kreis la lab. grupon “Heliozo”. Post ilia foriro sekve de senlaboreco restis nur malmultaj membroj de SAT. La propagandaj eblecoj estas preskaŭ nulaj. Nun fine montriĝas ŝancoj enradikigi esp-on ĉe la naturamika movado, la sola medio, kie sukcesa laboro estas antaŭvidebla. La du kom. gazetoj ignoras ĝis nun esp-on malgraŭ sistema alpropagando. J. W. — JUGOSLAVIO. Bos. Brod. Esp. Societo “Stelo” malfermis en nov. du kursojn por komencantoj. Unu kurso sub gvido de K-do F. Homar kun 25 p., alia en gimnazio (Brod s/S.). Pro politikaj cirkonstancoj estas malfacile labori. (10 568.) — SOVETIO. Novorossijsk. 30. nov. du mondvojaĝantoj-biciklistoj vizitis nian urbon (K-doj Posern k Peraire). Ili parolis en div. kluboj pri siaj vojaĝimpresoj. Ĉie ili estis akceptataj fratece kun entuziasmo. Ili nun disiĝis: K-do Posern daŭrigis la vojaĝon 6. 12. laŭ vojo Batum, Baku — Persion. K-do Peraire restis ĉi tie k laboras en aŭtomobilejo. (5772.)
Kelkaj konsideroj pri evoluo de l’ esperanta lingvo
(Fino)
Kelkiuj povas ektimi, ke tiela evoluo estas danĝera por nia lingvo, kaj oni devas kontraŭbatali ĝin. Tia kompreno estas tute erara. Kvankam la kvanto da radikoj iom pligrandiĝas, tamen la kvanto da vortoj lernotaj neniel pligrandiĝas, ĉar tutegale la lernantoj devas studi la signifojn de l’ arbitraj kombinoj. Eble estas pli facile studi la kombinojn de la jam konataj radikoj, ol novajn radikojn, sed penante atingi pli grandan facilecon, ni malgajnus pli, ol ni gajnus. Ni malgajnus iagrade flekseblecon kaj kompreneblecon de nia lingvo, ni ne plene eluzus la riĉecon de ĝia strukturo, sed male per arbitraĵoj farus esceptojn en la uzado de afiksoj, komplikigus la lingvon. Do ni povas konstati, ke la evoluo iras ĉi direkte racian kaj saĝan vojon.
Nun kelkaj vortoj pri la afiksoj kun kelkaj signifoj. Oni ne devas miksi multsignifecon kun larĝsenceco. Larĝsenca afikso kreas ideojn kun larĝa enhavo, sed multsignifa afikso estas uzata diversfoje jen por unu celo, jen por alia, kaj la afikso en diversaj kombinoj havas malsaman sencon. Tiaj afiksoj ekzemple estas id, uj, re. Sufikso id estas uzata ĉu por nomi junajn bestojn (kokido), ĉu por nomi familian rason (Izraelidoj). Se ĉi foje miskomprenoj ne povas preskaŭ okazi, la samon oni ne povas diri pri la famekonata sufikso uj. Kaj ni vidas, ke la evoluo forprenas de ĉi tiu sufikso ĝian multsignifecon, lasante nur unu signifon precizan. Kiel konate, Zamenhof donis al ĝi oficiale tri signifojn: por frukta arbo, por lando kaj por objekto, en kiu estas konservata io. Por esprimi la fruktan arbon, oni jam delonge ne uzas ĝin. Kombinoj kun “arbo” (pomarbo) estas bone esprimantaj la ideon. Por landoj oni ankaŭ ĉesas ĝin uzi spite la penoj de la Akademio haltigi la naturan kaj racian evoluon, donante al nomoj de landoj internacian formon: Rusio, Germanio ktp. Do restas nur la lasta kaj sola signifo de uj. Similan procedon ni observas kun la prefikso re. Ĝi havas du signifojn 1. ripeto de iu ago kaj 2. reveno al deira punkto. Nun por la dua signifo oni jam tre ofte uzas prefikson retro.
Pruvon pri plua precizigo de afiksaj signifoj ni ankaŭ vidas en la ekzemplo de sufikso um. Zamenhof diras en la Ekzercaro: “La sufikso ‘um’ ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun ‘um’ oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo.” Do, la Zamenhofa signifo donita al la sufikso um estis tieldire foresto de ia preciza signifo. Sed iom poste oni inklinis uzi um por esprimi komprenon pri “kovri iun objekton per” aŭ “provizi iun objekton per”, kiel “elektrumi, orumi, arĝentumi” ktp. Ni vidas, ke la evoluo saĝa enkondukis vere necesan sufikson iz por esprimi ĉi tiun ideon: elektrizi, orizi, arĝentizi. Tiamaniere la sufikso um rericevis sian Zamenhofan plej vastan larĝsencecon kaj liberiĝis de la altrudita dua senco. Tiu ĉi procedo estas “precizigo” de la sufiksa signifo, ĉar kun altrudita senco, la sufikso jen havis ian signifon precizan (orumi), jen ne (kolumo), t. e. estis dusenca.
Konklude: en la regiono de vortfarado pere de afiksoj la evoluo de l’ esperanta lingvo, rezultanta el la kolektiva laboro de uzantoj la lingvon, kondukas al plua pliriĉigo de esperanto kaj plua klareco de penso esprimata per ĝi. Ni povas esti trankvilaj pri la venonta sorto de nia lingvo. La evoluo iras la ĝustan vojon. (641).
— paĝo 8 —
120 SENNACIULOparolis tiujn hipokritaĵojn sen la plej eta haŭtruĝiĝo!
Fininte li petis, ke oni demandu lin, ĉar eble li forgesis paroli pri interesaj punktoj. Efektive, li silentis pri afero interesega por granda parto de la ĉeestantaro, kaj K-do Van Aelst starigis la demandon pri la forkuro de la sinjoro el la redaktejo de “S-ulo”. Li diris, ke se la formo de la parolado povis utili por pruvi la uzeblecon de nia lingvo, li kaj liaj amikoj ne povas konsenti kun pluraj partoj de la enhavo. Tamen la lab. esp-istoj ne venis por refuti dirojn de Kr., sed por peti de li klarigon pri la akuzoj publikigitaj en “S-ulo” (24. nov. 1927) kaj dum SAT-kongreso en Göteborg, de K-do E. Lanti: 1. Kr. kredigis, ke li konvertiĝis al klasbatalo nur por ke SAT pagu duonon de lia vojaĝo de Sofio al Parizo. 2. Kvankam estante subskribinta sesmonatan kontrakton li senaverte forlasis la laboron antaŭ la fino de tiu periodo. K-do V. A. petegis, ke li donu klarigon pri tio kaj substrekis kun forto: se vi tion faris, ĉiu honestulo kondamnos vin, kaj ni konsideros nian devon averti la bruselan esp-istaron, por ke ĝi ne fariĝu viktimo de aventurulo, de parazito de esp-a movado. La skandalo estis granda kompreneble, kaj la gesinjoroj estis konsternitaj.
Klare respondi estus tro penige! S-ro Kr. preferis ruzi kaj minaci! “Iam, je la taŭga momento (?), mi publikigos cirkuleron pri la SAT-kulisoj, kaj tiam vi vidos, vi la ŝafaro, kiel agas la SAT-Direkcio. Mi konigos, kiel SAT malhelpas la disvastigon de la espismo. Ĉe “S-ulo” mi estis nur teknika redaktoro. Mi — diris la ulo, frapante sian bruston kaj kun emocia voĉo — mi forlasis mian profesion por flugi al savo de “S-ulo”, kiu estas bonega gazeto (dankon, s-ro, pro la laŭdo!) kaj kiu ploris pri lingvosperta redaktoro, dum ĝia estro, ŝtatlaborulo, atendas trankvile sian pension ricevotan post kelkaj jaroj!”
Al K-do V. A. petinta permeson (ne ricevitan) por laŭta legado de artikolo de s-ro Kr. en “S-ulo”, li respondis, ke li verkis tion “por pruvi, ke esp-o povas servi por ĉiuj aferoj”, kaj ke cetere li subskribas siajn artikolojn per sia nomo, dum la estro de “S-ulo” uzas pseŭdonimon por “ataki la ŝtaton, kies panon li manĝas”!
K-do V. A. fine konstatis, ke li ne respondis pri la akuzoj. Li esprimis sian bedaŭron, ke s-ro Kr. tiel longe atendas por diskonigi la SAT-kulisajn misterojn! Post demando de iu brikkolorita riĉulino pri ebleco de aŭtomobilveturado en Bulgario, la burĝoj kantis “La Esperon”, dum ni foriris, funde konvinkitaj, ke ni troviĝis antaŭ fripono!
Kr. ankaŭ diris, ke je nia granda plezuro, ke jam same li estis atakata de K-dino France en Manĉestr (angl.: Manchester) kaj ke kredeble li ankoraŭ spertos tion aliloke. Ni tuj certigis al li, ke ni agos, por ke li havu la “plezuron” plue renkonti SAT-anojn dum sia vojaĝo. M. V a n A e l s t.
NIA POŜTO
Al K-doj el Hungario. — Ni bonakceptis k legis kun intereso viajn klarigojn k pravigojn. Ni plene konscias, ke vi laboras en tre malfavoraj cirkonstancoj k sekve opinias, ke oni ne devas plimalfavorigi ilin per polemikoj nepre evitendaj.
Vienanoj. — Ni petas Vienan Junk-don socialistan sendi al ni iom da materialo (povas esti germanlingva) pri preparaj laboroj al Kongreso de Soc. Junular-Internacio okazonta ĉi somere en Vieno, aŭ doni kelkajn informojn esp. lingvajn pri dato ktp. Kiu emas zorgi pri reprezentado de SAT ĉe tiu Kongreso? Skribu al red. adreso. N. B.
13 059. — Vian proponon vi devus submeti al la venonta SAT-Kongreso.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: T h e S h o p A s s i s t a n t, Lond., 15. 12., Tuteŭropa mov. (215), T r a v a i l, Lyon, 15. 12., Kapit. super Afriko (216, ekstrakte). E s t o n t a Ŝ a n ĝ o, Dnepropetrovsk, 3. 10.
Priesper. artikol. k notojn enhavis: D a i l y H e r a l d, London, 14. 12., D. D e u t s c h e E i s e n b., Berl., 9. 12., S i g n a l e n, Stokh., 13. 12., Kristnaska spec. n-ro (en ĉi lasta tre bona artik. de K-do Eriksson e n esp-o) D r e s d. V o l k s z e i t g., Dresden, 7. 12., 14. 12., 15. 12. (artik. por memoro de Zamenh.), L e s A m i s d e l a N a t u r e, Strasbg., okt., M a j b u t n j a Z m i n a, Dnepropetrovsk 2. 9., 5. 9., S t e l o, Dneprop., 10. 7.
Pri la SAT-Kongr. raportis: M a j b u t n j a Z m i n a, Dnepropetrovsk, ?, T h e D a i l y W o r k e r, N. Jorko, 28. 9.
Peresper. materialon enpresis: D i e E i n h e i t (Unueco), Wien, dec., Z v e z d a, Dnepropetrovsk, 7. 11.; L a b o r i s t a V o ĉ o (Arbeiterstimme), 1. 11., let. de telegrafisto el Nahiĉevan; 7. 11., let. de ruĝarmeanoj el Sretensk; 7. 11., let. de komjunularo el Samara; 23. 11., el presservo (ateista artikolo).
LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT
estas haveblaj ĉe la A d m i n i s t r e j o d e S A T, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
GEKAMARADOJ!
SAT, SEU, komunistaj k komjunulaj ĉeloj, Esp. redakcioj, sportuloj, sendiuloj, Ruĝhelpanoj, PTT-istoj k aliaj!
Meze aŭ fine de januaro en nia klubo de PTT-istoj estos aranĝata
GRANDEGA ESPERANTA VESPERO
kun esp.-programo k grandioza esp. ekspozicio, kiu konsistos el fakoj: 1. nia tutmonda esp. movado, 2. laborista vivo en ĉiuj landoj, 3. MOPR-laboro, 4. esp. presaĵoj, 5. esp. literaturo, 6. nia lab. korespondado, 7. esp-o k scienco, 8. esp. muziknotoj, 9. naciaj esp. lernolibroj, 10. div. esp. afiŝoj, folioj, propagandaĵoj, agitaĵoj, diagramoj ktp., 11. esp-o k foto-amatoroj. — Sendu al ni multan materialon por ĉiuj fakoj. Ne forgesu sendi salutlet. k esp. muziknotojn por div. orkestroj k kunkantoj.
Transpresigu tiun ĉi anoncon en aliaj jurnaloj. Sendu baldaŭ materialon al: Tomsk, Siberio, Klubo de PTT-istoj.
[REKLAMO p.8] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. —o— Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. Havebla ĉe Administrejo de SAT.
[REKLAMO p.8] Sveda Lab. Esp. Asocio serĉas kapablan, instru-talentan K-don SAT-anon, kiu povus per rekta instrua metodo en Göteborg — eble ankaŭ aliloke en Svedio — fari esp-ajn kursojn. Plej bone, se senlabora K-do povas serĉi, kiu ne devas oferi tro multe. Ni povas ne promesi pagon multe pli ol vojaĝon kaj senpagan loĝejon, manĝon. K-doj, kiuj sin anoncas, devas noti pri siaj postuloj rilate pagon. Atentu, ke ili ankaŭ devas agiti por SAT kaj lab. esp. movado! Skribu al: Sveda Laborista Esperanto-Asocio, Box 73, G ö t e b o r g, Svedio.
[REKLAMO p.8] Niŝni-Novgoroda Ŝtata Universitato Gelaboristoj! Komunistoj! Junkomunistoj! Studentaro! Liberpensuloj! IRH-anoj! Gestudentoj de N.-Novgoroda Ŝtata Universitato volas aranĝi regulan korespondadon kun Gek-doj el ĉiuj landoj; skribu kolektive aŭ individue. Ĉiuj nepre ricevos respondon. Adresu: K-do A. K a l a ŝ n i k o v, Niŝni-Novgorod, Gotmanovskaja 9, kv. 9, por Esperanta rondeto. USSR.
IRH-ĉelo ĉe Administrado de apotek-entreprenoj dez. koresp. kun similaj ĉeloj k grupoj kĉl. pri lab. vivo k movado, laborsperto ktp. Adr.: Ĥ a r k o v o. Aptekonpravlenie. Grajdanskaja 17. Jaĉejke MOPR-a.
PROPAGANDAFIŜOJN
ni dez. interŝ. por ĉerpi el ili novajn ideojn pri la propag. de esp-o inter la Laboristaro. Ĉefe nin interesas bild-afiŝoj en ajna lingvo. Taŭgan ŝanĝmaterialon garantias la propag. fako de “Hungaria Esperantista Societo Laborista” Jozef-krt. 9, Budapest, VIII. (Hung.).
Tutmonda infanaro, atentu!
Militsporta grupo kaj esperanta rondeto ĉe junpionira klubo “Bolŝevikidoj” komencas interligon kun junulaj kaj pioniraj grupoj de la tuta mondo. Por plensukcesigi la laboron, sendu abunde L, Pl, gazetojn, jurn., salutleterojn. Neniu restos sen respondo!
La adreso: USSR, Kiev, Marksa str. 4, klub. “Bolŝeviĉenjata” aŭ Kiev, ul. Rarijskoj Komuni, 6, 24, al K-do J. Braginski.
Peto pri helpo
Post 10-jara servo en poŝta fako mi estis denuncata al police k arestata, poste forpelata el la servo, tiel ke mi restas kun familio (3 filetoj) en mizera stato. Ne povante trovi en faŝista Litovio iun oficon aŭ fizikan laboron, mi estas devigata, kiel multaj aliaj proletoj ĉi tie, elmigri Sudamerikon. Sed mi ne havas rimedojn, por prizorgi la necesajn dokumentojn k miajn infanojn. Gek-doj, kiuj bonvolos prunti laŭpove moneron, estu certaj, ke mi post reboniĝo de miaj kondiĉoj dankeme redonos. Kun antaŭdanko: Zigmas M a l a ŝ a u s k a s, XIII Kranto g-vé 2 nr., K u n a s – Ŝ a n ĉ i a i, Litovio. SAT-ano 6089.
SAT-anoj En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉ i a m citu vian membro-numeron.
ENHAVO:
| paĝo | |
|---|---|
| La amerika danĝero | 113 |
| Vizito ĉe Tom Muni | 114 |
| Faktoj kaj komentoj | 115 |
| Diskutejo | 115—116 |
| Sennaciula liberpensula paĝo | 117 |
| Tra Esperantio | 118—119 |
| Kelkaj konsideroj pri evoluo de l’ esperanta lingvo | 119 |
| Anoncoj | 120 |
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 223, 10-a de januaro 1929
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 223 — APERAS SEMAJNE — 10. Januaro 1929
[BILDO p.1 | 42,3,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
BELUĜOJ
Dum mia somera oficado en Turkmenistano mi vizitis beluĝojn por studi rason de rapidkurantaj rajdkameloj, kiujn ili alkondukis el sia hejmo.
Ne kontentaj pri farmkondiĉoj je tero en sia malnova loĝloko — Suda Persio, kelkaj beluĝaj gentoj decidis enmigri Sovetan Azion, kie, laŭ onidiroj, la registaro privilegie farmigas parcelojn. Post monata vojaĝo ili atingis sovetian landlimon, dum malluma nokto transiris ĝin kaj deklaris al la loka estraro pri sia deziro kulturi teron kaj bredi hejmbestojn sur sovetia teritorio. Ili ricevis parcelojn ĉe la riveroj Murgab kaj Teĝen. Tio okazis antaŭ kelkaj jaroj.
Mi vizitis aulon¹, kiu troviĝas apud fama Ĝindukuŝa digo ĉe la rivero Murgab. La aulo prezentas aron da primitivaj nigraj tendoj, meze de kiuj staras “ĥana palaco”. Korto kun altaj argilaj muroj kaj argilaj konstruoj interne estas tiu palaco. En la aulo ekzistas soveto. Tamen la aŭtoritato de l’ ĥano², eksa feŭdulo en Persio, restas ankoraŭ alta, kaj fakte li daŭras ĉefi en la gento, kiun li alkondukis ĉi tien. La ĥano havas eĉ korteganojn. Kiam li vizitas urbon, lin akompanas du ĝis kvar junaj beluĝoj, armitaj de kapo ĝis piedoj. Ili postiras kelkpaŝojn post li.
Tial ni alrajdis al la pordego de l’ ĥana palaco. Juna armita beluĝo akceptis niajn ĉevalojn kaj invitis nin en la domon. Ni eniris ĉambron kun unu sola fenestreto, sen iu ajn meblaro, kaj eksidiĝis sur tapiŝojn, metitajn sur la tera planko.
La ĥano forestis. Sciigo pri nia alveno traflugis la aulon. La ĉambro tuj pleniĝis de maljunaj beluĝoj, kiuj ankaŭ sidiĝis ĉirkaŭ ni kaj komencis duonvoĉe interŝanĝi siajn impresojn pri ni eŭropanoj. Junuloj ne kuraĝis eniri kaj observis nin elkorte.
[BILDO p.1 | 33,45,64,71] Foto: viro en rusa vestaĵo sidanta sur kamelo antaŭ argila muro kaj arbusto.
Foto de V. N. Kolpakov.
Kerim-ĥan sur kamelo en rusa vestaĵo
“Kerim-ĥan! Kerim-ĥan!” subite ekflustris la beluĝoj. La babilado ĉesis. Kelkaj beluĝoj eliris korten. Restis nur grizbarbuloj. La ĉambron eniris la ĥano — altkreska, larĝŝultra viro kun flekseblaj membroj, agla nazo kaj potenca mieno sur la vizaĝo. En lia forta staturo esprimiĝis grandega volo.
La ĥano surportis la kutiman beluĝan kostumon: longan ĝis genuoj ĉemizon kaj larĝegan pantalonon el blankneĝa tolo; la piedoj nudaj, polvokovritaj; sur kapo — blanka turbano; ĉe l’ orumita zono — revolvero.
Ni interkonatiĝis. Ni parolis pri la celo de nia vizito. La ĥano plezure estas preta fari al ni komplezon. Li ordonas, ke oni montru al ni la plej bonajn kamelojn. Poste sekvis tetrinkado de en Meza Azio ŝatata verda teo kaj manĝado de rostita ŝafido — viktimo de nia vizito.
* * *
Mi ne sukcesis bone konatiĝi kun la vivmaniero de l’ beluĝoj. Sed ion mi povas rakonti al SAT-anoj.
Beluĝa virino ne estas egalrajta al viro. Ŝin oni vendas-aĉetas kaj ŝia prezo iafoje superas 1000 rublojn. Tamen en familia vivmaniero la beluĝino estas pli libera ol la turkmena virino. Vizaĝojn ili ne kovre kaŝas, kiel ekzemple la uzbekinoj. Poligamio forestas. Edziĝas beluĝoj nur kun virinoj de sia nacio.
Tiu ĉi antikva bela popolo, kies rasaj trajtoj konservis sian purecon de tempoj Abraamaj kaj Isaakaj, estas tute ne kultura. Analfabeteco estas absoluta. Pri ekzisto de ekstera mondo, krom lokoj, kie ili nomadis, ili eĉ ne suspektas. En stepoj kaj dezertoj ili loĝas dum frosto kaj varmego en siaj mizeraj tendoj. Jarcentoj preterpasis ilin kaj nenion donis, eĉ ne petrolan lampon.
La Turkmenia registaro multon faras por la beluĝoj. Ilia mastrumo estas subtenata per kredito; en auloj komencas funkcii lernejoj, en urboj oni malfermas komunloĝejojn por beluĝaj infanoj.
Tiel ankaŭ ĉi tie la progreso finfine ne plu estas haltigebla, kaj la nova epoko surpremos ankaŭ al tiu popolo sian stampon.
S. Bojev, Saratova Supera Veterinara Lernejo.
¹ Vilaĝo de mez-aziaj nomadoj. ² Ĥano = princo.
— paĝo 2 —
122 — SENNACIULO
DEKJARA DATREVENO
ROZA LUKSEMBURG KAJ KARL LIBKNEĤT
- Januaro 1919 — 15. Januaro 1929
Jam pasis dek jaroj… Kaj tamen la doloro pri la malapero de tiuj du grandaj revoluciuloj estas same freŝa kaj same brulanta kiel dum tiu terurplena vespero de malhela tago en januaro, kiam specialaj eldonoj de ĵurnaloj anoncis larĝtitole: “Karl Libkneĥt kaj Roza Luksemburg mortigitaj!”
Koro kaj cerbo de Revolucio — tiel ilin nomis Karl Radek — ekmalaperis je la sama tago, je la sama horo.
* * *
Karl Libkneĥt: la koro de la Revolucio. Nevenkebla batalanto kontraŭ ŝovinismo, proklamante tuj ĉe la unua tago de la mondmilito la faman devizon: “Intercivitanan militon kontraŭ intercivitana paco!” (Burgkrieg gegen Burgfrieden!) Sekretaj kunsidoj, publikigo de flugfolioj kontraŭmilitaj, organizado de la Ligo “Spartakus”, manifestacioj, malliberejo, proceso, kondamno, punlaboro… kaj finfine, en oktobro 1918, liberigo, revolucio! Kelkaj semajnoj da febra aktiveco, strikoj, bataloj en la stratoj, la granda ribelo de januaro 1919… kaj kelkaj kugloj el blankgvardiaj revolveroj finis la vivon de la viro, kies tuta ekzistado estis senĉesa batalo je la servo de la laborista klaso.
* * *
Roza Luksemburg, la cerbo de la Revolucio. Ŝia aktiveco ne estis malpli vigla, ŝia koro ne batis malpli pasie por la Revolucio de l’ Proletaro el tiu de ŝia batalkunulo Karl Libkneĥt.
Sed krom la koro, Roza Luksemburg havis cerbon kun potenco enegala inter la revoluciuloj de nia jarcento. La plej inteligentaj el ili, en la plej favora kazo, nur ripetis kaj popularigis la teorion de Karl Marks. Unu el la plej konsiderindaj inter ili — Lenin aplikis tiun teorion praktike en iaj cirkonstancoj historiaj. Sed nur Roza Luksemburg, kaj ŝi sola, disvolvis la marksan teorion, puŝis ĝin antaŭen ĝis la plej alta grado de la nuntempa sociscienco.
Hodiaŭ, post dekjara sperto, ĉiu honesta, pensema kaj observema marksano devas konfesi, ke Roza Luksemburg estis prava kontraŭ Lenin en ĉiuj demandoj siatempe diskutitaj inter ambaŭ: memdifino de nacioj, kamparana problemo, demokratio.
Kaj la Luksemburga teorio de la imperialismo, entenata en la majstroverko de l’ nuntempa marksismo “La Akumulado de l’ Kapitalo”, estas hodiaŭ pravigita pli ol iam de la faktoj mem.
* * *
Temo speciale interesa por la proletaj esperantistoj estas la fakto, ke Roza Luksemburg plej akre batalis kontraŭ la naciaj iluzioj de la Laboristaro. Ŝi kontraŭis la faman devizon pri la “memdifino de la popoloj”, kvankam tiu devizo estis propagandata de la dekstraj socialistoj kaj de la plej maldekstraj (bolŝevikoj).
Jen ŝiaj ĉefaj argumentoj:
- En la imperialista epoko, ĉiu nacio, eĉ malgranda, eĉ atakata, aŭ
[BILDO p.2 | 37,27,64,52] Ovala portreto de Roza Luksemburg: virino kun malhelaj haroj kaj hela bluzo.
defendas sian rajton ekspluati fremdajn popolojn (ekz. Belgio — Kongo! —), aŭ estas antaŭposteno de iu imperialista grupo (ekz. Serbio). En la imperialista epoko, naciaj militoj, por naciaj interesoj, estas neeblaj, ĉar la sistemoj de imperialistaj interligoj ŝanĝas ĉiun militon, eĉ se ĝi komenciĝus sub nacia flago, en imperialistan militon. Ĉu la lastaj okazintaĵoj en Sud-Ameriko (Paragvajo—Bolivio) ne pruvas la ĝustecon de tiu tezo?
Ĉiu nacio disfalas en diversajn klasojn, kies interesoj kontraŭas unuj la aliajn. Se oni parolas pri la rajto je nacia memdifino, oni abstrakte rezonas, ĉar praktike, konkrete, la laboristaro de iu nacio deziras “memdifini” malsame de la burĝaro.
La Proletaron ne devas interesi la “memdifino” de tiu aŭ alia nacio, sed nur la memdifino de la Laboristaro tutmonda. “Memdifini” ne rajtas la tutmonda Proletaro devas difini pri si mem kaj pri ĉiu el siaj naciaj membroj.
* * *
La mortigintoj de Roza Luksemburg kaj de Karl Libkneĥt estis imperiestraj oficiroj dungitaj de la “socialdemokrato” Noske¹. Socialdemokrataj gvidantoj mortigis la korpon de tiu nekomparebla heredintino de marksista spirito. Sed depost kvin jaroj aliaj gvidantoj daŭrigas alimaniere la agon de Noske, klopodante mortigi ankaŭ la spiriton de Roza Luksemburg, kondamnante ŝiajn ideojn, falsigante ŝian penson.
— — — — — — — — — — — — — — — — — — — —
La veraj marksanoj fidas je la forto de siaj ideoj, kiuj estas nur la ideologia esprimo de la realo. Ili daŭrigos sian bataladon, ĉar ili estas certaj, ke la spirito de Roza Luksemburg finfine triumfos kontraŭ la oficira pugno de Noske, kaj ke la marksismo, reprezentita de Roza Luksemburg en la XX-a jarcento, finfine venkos.
Lucien Revo.
Verkaro de R. Luksemburg: Haveblaj estas en germ. lingvo: Kontraŭ la Reformismo, 540 pĝ.; La Akumulado de l’Kapitalo, 493 pĝ.; Amasstriko, Partio kaj Sindikatoj; Nacia Ekonomio; La krizo de l’ Socialdemokratio (Junius-broŝuro), 100 pĝ.; Socia reformo aŭ Revolucio? 90 pĝ.; La Rusa Revolucio (Kritika ekzameno).
¹ Atakante tiun heroon de la kontraŭrevolucio, mi ne kredas ofendi socialdemokratajn K-dojn el la legantaro de “S-ulo”. Mi estas certa, ke neniu SAT-ano aprobas la farojn kaj la ŝovinistan spiriton de tiu abomenindegulo.
★
“Mi estis, estas, estos”
Vortoj de Roza Luksemburg, kiujn ŝi uzis en unu el tiuj lastaj, per flamaj signoj skribitaj artikoloj dum la novembra ribelo en Berlin 1918. “Mi estis, estas, estos”, ŝi diris, pensante pri la en ĉiuj tempoj neplenumita, ĉiame ripetata, konstante minacanta, seninterrompe prepariĝanta, kiel tajdo jen kreskeganta, jen malkreskanta Revolucio, kiu ĉiam subpremata kaj sufokata tamen ĉiam denove levas sian neforhakeblan kapon, por renversi la putrantajn apogilojn de finiĝanta socio.
Elparoli la nomon de Roza Luksemburg mi pensas pri la antaŭmilita periodo — estis samsignifa en la okuloj de germana burĝo, kiel elparoli la nomon de l’ diablo. Ĉiu infano konis ŝian nomon, kaj kiel infano aŭdante pri ŝi en burĝa medio, mi faris al mi en mia fantazio pentraĵon pri terura bestiĝinta kaj bestiganta megero² sen iuj homecaj trajtoj. Des pli devis efiki la kontrastego je mi, kiam post la mondmilito mi legis ŝiajn “leterojn el la malliberejo”, kaj trovis tiom subtilan kaj delikatan animon, plenan de amo al homoj kaj bestoj. Tiom da poezio kaj pura pensado en tiuj priskriboj de malgrandaj travivaĵoj el mondo malantaŭ la kradoj de soleciga pundomo! Tia supermezuro da neniam ĉesanta batalkuraĝo, konfido al la fortoj de l’
² Furioza virinaĉo.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 123
laborista klaso kaj tiom da fervora akcelado kaj vartado de pensoj kaj ideoj pri Revolucio, kiun kvazaŭ enkorpigis ŝia estaĵo!
Unuafoje mi legis la sciigon pri la fimortigo de Luksemburg kaj Libkneĥt en burĝa anglalingva gazetaĉo el Nov-Jorko, en kiu la okazintaĵo estis prezentita en tute fantazia kaj, kredeble intence, konfuza formo. Tamen, eĉ el tiu sciigo estis klare videble, kiun gravan signifon almezuras la kontraŭrevolucio al la ekstermo de tiuj cerboj de la germana revolucio. Eĉ tiuj eksterlandaj gazetoj konsciis kun forta instinkto ke tutmonda reganta klaso neniigis la vivon de sia plej nepacigebla malamiko, kiam la militvenkita germana burĝaro venkis super la gvidantoj de “Spartako”.
En unu el siaj lastaj alvokoj por la revolucia movado, ekflamiĝinta en Germanio, Roza Luksemburg diris, ke ni mem devas esti vivantaj torĉoj, kiuj forkonsumiĝas hele lumante, por alta celo. Kaj vere, ŝi mem estis tia vivanta torĉo, kies hela flamo forkonsumiĝis en la fajro de l’ Revolucio, sed kies ardo pluen lumas sur nia vojo, kaj tiu ardo ne estas estingebla. (1768)
[BILDO p.3 | 28,22,69,43] Ksilografiaĵo: la kapo de Karl Liebknecht kuŝanta, kun fermitaj okuloj, sur blanka fono kun nigra kadro; sube la surskribo «KARL LIEBKNECHT».
★
El: “Junius-broŝuro”
En la sekvantaj linioj ni donas tradukon de kelkaj alineoj el la fama “Junius-broŝuro”, kiun R. Luksemburg verkis en 1915, do nelonge post eksplodo de la mondmilito, kaj kiu kaŝe-neleĝe estis disvastigata inter la revoluciuloj.
Parolinte pri la devoj de laborista partio kaj laborista Internacio dum imperialista milito, ŝi daŭrigas:
… Sed kion nia partio faru, por doni akcenton al sia opozicio kontraŭ la milito, al tiuj postuloj? Ĉu ĝi proklamu la amasstrikon? Aŭ postulu militservan rifuzon de l’ soldatoj? Ordinare tiel oni starigas la demandon. Jesi tiujn demandojn estus same ridinde, kiel se la partio volus decidi: “Kiam la milito eksplodas, ni faros la revolucion.” Revolucioj ne estas “farataj”, kaj grandaj popolmovoj ne estas funkciigataj per teknikaj receptoj el la poŝo de l’ partiinstancoj. Malgrandaj rondoj el konspiruloj povas “prepari” por difinita tago kaj horo ribelon, povas doni al siaj kelk-dekduoj da anoj en la necesa momento la signalon por “ekagi”. Amasmovadoj en grandaj historiaj momentoj ne povas esti gvidataj per la samaj primitivaj rimedoj. La “plej bone preparata” amasstriko povas, ĝuste kiam la partiestraro donas por ĝi “la signalon”, kompatinde malfunkcii aŭ post sia unua ekkurego plate fali teren. Ĉu grandaj popolmanifestacioj kaj amas-agoj, ĉu en tiu aŭ alia formo, vere okazas, pri tio decidas la tuta amaso da ekonomiaj politikaj kaj psikaj faktoroj, la laŭcirkonstanca streĉiĝo de l’ klaskontraŭecoj, la grado de l’ klerigo, la matureco de l’ batalhumoro ĉe la amasoj, kiuj estas nekalkuleblaj kaj kiujn neniu partio povas artifike naski. Tio estas la diferenco inter la grandaj krizoj de l’ Historio kaj la malgrandaj paradaj agoj, kiujn povas plenumi bone disciplinita partio en paco, nete laŭ la taktbastono de l’ “instancoj”. La historia horo postulas ĉiufoje la konformojn de l’ popolmovado kaj kreas al si mem novajn, improvizas antaŭe nekonatajn batalrimedojn; el-elektas kaj pliriĉigas la arsenalon de l’ popolo, nezorgante pri ĉiaj instrukcioj de l’ partioj.
Kion la gvidantaro de l’ socialdemokratio devis doni kiel la avangardo de l’ klaskonscia Proletaro, do ne estis ridindaj instrukcioj kaj receptoj de teknika naturo, sed la politika devigo, la klareco pri la politikaj taskoj kaj interesoj de l’ Proletaro en la milito.
Al ĉiu amasmovado konvenas, kio estas direbla pri la amasstrikoj en la rusa revolucio:
“Kiam la gvidado de amasstrikoj en la senco de l’komando super ilia estiĝo kaj en senco de l’ prikalkulo kaj kovro de iliaj kostoj estas afero de l’ revolucia periodo mem, por tio la gvidado en tute alia senco konvenas al la socialdemokratio kaj ĝiaj gvidantaj organoj. Anstataŭ disrompi al si fremdan kapon per la teknika flanko, per la mehanismo de l’ amasmovado, la socialdemokratio havas la taskon, transpreni la politikan gvidon ankaŭ meze en la historia krizo. La devigo, doni direkton al la batalo, aranĝi la taktikon de l’ politika batalo tiel, ke en ĉiu fazo kaj en ĉiu momento la tuta sumo de l’ ekzistanta kaj jam funkciigita, aktivigita potenco de l’ Proletaro estas realigata kaj esprimiĝas en la batalpozicio de l’ partio, ke la taktiko de l’ socialdemokratio staras laŭ sia decideco kaj akreco neniam sub la nivelo de l’ realaj fortorilatoj, sed plivere antaŭrapidas tiujn ĉi rilatojn, tio estas la grava tasko de l’ gvidado en la granda historia krizo. Kaj tiu ĉi gvidado el si mem transformiĝas iagrade en teknikan gvidadon. Konsekvenca, decida, antaŭenema taktiko de l’ socialdemokratio elvokas en la amaso la senton de l’ certeco, de l’ memkonfido kaj de l’batalemo: ŝanceliĝanta, malforteta taktiko, bazanta sur la subtakso de l’ Proletaro, efikas paralize kaj konfuzige sur la amason. En la unua kazo eksplodas amas-agoj “el si mem” kaj ĉiam “ĝustatempe”, en la dua restas sensukcesaj iafoje rektaj instigoj de l’ gvidantoj al amasa agado¹.”
Ke gravas ne la ekstera, teknika formo de l’ ago, sed ĝia politika esenco, pruvas la fakto, ke ekz. ĝuste la parlamenttribuno, kiel la sola libera, vasten aŭdebla kaj internacie videbla pozicio povus fariĝi la potenca instrumento de l’ popolekscito ĉi-okaze, se ĝi estus uzita de l’ socialdemokrataj reprezentantoj, por formuli laŭte kaj klare la interesojn, la taskojn kaj la postulojn de l’ laborista klaso en ĉi tiu krizo…
R. Luksemburg.
¹ R. Luksemburg, Amasa striko, Partio kaj Sindikatoj.
★
EL LITOVIO
Faŝistaj metodoj por subpremi la organizojn
Al ĉiuj asocioj kaj organizoj!
La ĉefo de l’ urbo Kaŭnas, apogante sin al la instrukcioj de departemento por defendo de civitantoj, sciigas al ĉiuj jure funkciantaj organizoj: sociaj, kulturaj, sportaj, priartaj kaj ceteraj, ke:
Ĉiuj, ne plenaĝaj, pli junaj ol 21-jaraj personoj, kiuj ne estas lernantoj de iu ajn lernejo, ne havas la rajton organizi iun asocion, kaj ne rajtas esti membroj de tiuj asocioj sen la konsento de iliaj zorgantoj kaj edukantoj.
La lernantoj de mezaj kaj pli altaj lernejoj, sendiference de sia aĝo, rajtas nek organizi nek esti membro de tiuj asocioj, kiuj funkcias ne en tiuj lernejoj, kie ili lernadas; same ili rajtas okupi nenian oficon en tiuj organizoj, sen
— paĝo 4 —
124 — SENNACIULO
permeso de siaj estroj, eĉ se ili ne estas membroj de l’ koncerna organizo.
- La studentoj rajtas esti membroj de nestudentaj organizoj nur tiuokaze, se ili havas la permeson de siaj lernejgvidantoj; kaj esti organizantoj de nestudentaj organizoj, ili rajtas nur, se ilia estraro por tio konsentas, kaj se ili estas plenaĝuloj.
Tiu ĉi ordono estis oficiale dissendata al ĉiuj asocioj, kun la substreko, ke ĉiu asocio ĝis la 15-a de januaro 1929 konforme al ordono ŝanĝu siajn statutojn kaj reordigu la membraron. Kiuj asocioj ĝis la menciita dato ne plenumos ĉi tiun ordonon, — tiuj estos fermataj.
Tiel la “nobla” registaro progresigas la litovan popolon.
SAT-ano.
Diversaĵoj
Virino en la partio
Laŭ statistiko de 1922 en la komunista partio de Sovetio estis 39 934 virinoj (7,8% da partianoj). Dum 2 jaroj restis la sama kvanto. En januaro 1924 estas 38 501 virinoj-partianoj (8,6%), 1925 — 76 494 (10,3%), 1926 — 123 807 (12,8%), 1927 — 137 659 (12,9%), 1928 — 172 197 (12,1%) komunistinoj. La kresko ne estas sufiĉa. Kontraŭ 10 000 plenaĝaj viroj estas 291 komunistoj, kontraŭ 10 000 plenaĝaj virinoj nur 39 partianinoj. Socia konsisto: En 1924, da laboristinoj 36,3% ĝis 51,8%, 1925 — 47%, 1928 — 55,1%; da oficistinoj en 1924 — 54,5%, 1928 — 31,5%. Malplimulto estas da kamparaninoj (12,4%), la resto estas dommastrumantinoj. Inter la kamparaninoj ankoraŭ multaj ne komprenas legi nek skribi, ili estas politike pli malantaŭaj ol la viraj kamparanoj. La kvanto da industrilaboristinoj en la partio ĉiam kreskas. Interese estas kompari la kvanton da industriaj laboristinoj — 840 000 kun 60 000 partianinoj inter ili (7,2%), dum inter industriaj proletoj-viroj 11,9% estas en la partio.
S.
TAGO EL MIA VIVO
Mi estas 22-jara junulo kaj laboras en tabaklaborejo, kie la homa vivo rapide forkonsumiĝas pro la proleta malsano nomata tuberkulozo, kiu ĉiutage postulas multajn viktimojn. Mi volas priskribi konkrete mian tagon.
Matene je la 5½-a horo mi ellitiĝas kaj ĝis la 6-a lavas min kaj matenmanĝas, trinkante teon aŭ kafon. Je la 6½-a mi devas aldirekti min al mia laborloko (la tabakfabriko), kie la laboro komenciĝas je la 7½-a. Je la 10-a ni laboristoj havas paŭzon de 15 minutoj. Tiam ni iomete manĝas, ĉar la laboro estas peniga; ni tial ofte devas manĝi. Je la 12-a mi tagmanĝas kaj faras malgrandan promenon, ĉar dum somero (de 15. majo ĝis 15. septembro) ni havas paŭzon de unu kaj duona horo. Ni rekomencas labori je la 13½-a. Dum la tuta tago la mastroj krias sovaĝe al ni laboristoj; ili postulas de ni difinitan laborkvanton, kaj se ni ne elfinas ĝin, ni estas forpelataj, sen ke oni avertas nin dekkvin tagojn antaŭe. Je la 15½-a ankaŭ estas 15-minuta paŭzo; kaj je la 17½-a la laboro finiĝas. Ni laboras ok horojn potage. (Ekzistas aliaj laborejoj, kie la laboristoj laboras pli longe.)
[BILDO p.4 | 38,25,55,45] Portreta foto de la aŭtoro: juna viro kun malhelaj haroj, en kostumo kun kravato.
Post forlaso de l’ laborejo mi vizitas sindikatan klubejon (mi estas sindikatano partiano, ankaŭ junul-unuiĝano). Kiam okazas kunvenoj en la sindikata klubejo, mi renkontas laboristajn esperantistojn kaj interparolas pri la esperanta movado kun ili. Kvankam mi nur pasintjare lernis esperanton, mi estas sekretario de la Laborista Esp. Grupo, kies kunvenoj okazas ĉiudimanĉe; mi tre multe okupas min pri ĝi.
Ĝis la 20-a horo mi troviĝas en la urbo; poste mi foriras hejmen kaj legas esperantaĵojn aŭ skribas al miaj korespondantoj. Je la 22-a mi vespermanĝas kaj poste ree daŭrigas la legadon ĝis la 23-a. Je la 23½-a mi enlitiĝas. Tiel pasas mia tago, kaj post la nokto atendas nova labortago.
Plovdivano (12 918).
BUĤARA
Skizo de Demetrio Albanov
(1-a daŭrigo)
Krom la urba palaco la emiro havis ankaŭ restadejon en post-la-urbo, kie li pasigis la plimulton de sia tempo. Ĝenerale li ne ŝatis loĝi en la urbo kaj preferis alilandajn kuraclokojn, kie li estis ekster vidpovo de la mahometanoj, ĉar ili ĝenis lin: lia konduto malmulte similis al tiu de “reprezentanto de Allaĥ”.
Apud la citadelo ĉe randoj de la placo lokiĝis grandaj preĝejoj kaj medrese-oj (pastraj altlernejoj) de la urbo. La lastaj estas tre abundaj en Buĥara, ĉar la urbo dum multaj jaroj estis centro de mahometana religispirita kulturo. Ne malproksime altiĝas kolonsimila minareto, t. n. “Turo de l’ Morto”, de sur kiu ankoraŭ dum la pasinta jarcento oni ĵetadis krimulojn sur la ŝtonecan placon. Dum la revoluciaj bataloj pafilega kuglo trafis en supron de la turo kaj eksploddetruis grandan pecon, — “Turo de l’ Morto” ne povis malcedi al la mortiga tuŝo de la kuglego.
De sur ruinoj de la citadelo la urbo prezentiĝas kiel panoramo de argilaj plataj tegmentoj, jen pli, jen malpli altaj — pli aŭ malpli proksimaj; la bildo diversiĝas nur per preĝejoj tie-alie regantaj super la domoj.
Buĥara — la urbo, kiu havas preskaŭ dumiljaran historion, preskaŭ ne havas historiajn arkitekturajn valoraĵojn. Aparte necesas mencii nur medreseon de Ulug-bek, kiu mirigas per sia grandeco, per sia severe konservita stilo, per riĉo kaj arteco de sia ornamaĵo. Ĝi estis konstruita en XV-a jarcento de Ulug-bek, nepo de Tamerlan. Sur ĝia eniro estas surskribo: — “Aspiro al la scio estas devo de ĉiu mahometano kaj de ĉiu mahometanino”.
* * *
Tre interesaj kaj pentrindaj estas la bazaroj de Buĥara, precipe ĝia ĉefa bazaro.
En mezo de la urbo estas konstruita rondforma tegmentita galerio, el sub kiu, kiel el korpo de giganta spruto (Ĉu “struto”? Red.) ĉiuflanken etendiĝis, diskurintaj en malproksimon, mallarĝaj kaj malglataj stratetoj: vendejoj, laborejoj, te-trinkejoj ktp.
En Buĥara vendejo plej ofte estas malgranda ĉambreto — niĉo en seninterrompa argila strato. Fenestrojn kaj pordon anstataŭas simpla enira truo; en la vendejo mankas kutimaj mebloj, la komercisto mem sidas sur la planko, kaj eĉ ne ŝanĝante la pozicion li povas manpreni ajnan objekton en sia vendejo. Estas strange, kiel oni povas per tiom parcela vendado gajni ian profiton, sed estas fakto, ke tre decan profiton oni gajnas.
La vendisto kutime estas grasa, pure vestita homo kun atente prizorgita barbo kaj razita kapo volvita per blanka turbano. Kaŭrante en sia vendejo kaj aranĝante baskojn de sia ĥalato (vestaĵo) konforme al la sidpozo, li nerapide kaj preskaŭ seninterrompe tetrinketas, ĉesante nur por laŭdi iom post iom siajn varojn per ĉiuj lingvoj de Meza Azio kaj pesi, mezuri ilin al aĉetinto.
Per io neordinara, per io mistera estas plenigita tiu manipulado de la sindetenema kolorigita homo, ian fabelan signifon havas liaj varoj kaj objektoj, ian fabelan infanan sonĝon — revon el “Mil kaj unu noktoj” rememorigas tiu ĉi bildo.
(Daŭrigota)
— paĝo 5 —
SENNACIULO 125SENNACIULA SCIENC-KULTURA PAĜO
Sub la kontrolo de Scienc-Kultura (Akademia) Sekcio de SAT. Redakci-adreso: Dim. Snejko, Minsk, Poŝtkesto 33 (Sovetio)
ESPERANTO KAJ SCIENCO
Ĉi sube ni presigas artikolon de l’ ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Asocio Esperanta, s-ro Rollet de l’ Isle, afable verkitan speciale por nia paĝo. Ni konsideras ĝin kiel gravan kaj necesan, ĉar ĝi donas historion de apliko de esperanto por Scienco. Red.
Kvankam esperanto ekzistas nur de kvardek jaroj, kaj kvankam ĝia disvastiĝo fariĝas grava nur de dudeko da jaroj, atento de la sciencaj rondoj jam delonge estis altirata al la servoj, kiujn ĝi antaŭvidis.
Jam en 1904 Scienca Asocio Esperantista estis fondata por konigi la lingvon en tiuj rondoj kaj elprovi ĝin, por sciiĝi pri ĝiaj ecoj kaj ĝiaj servoj. Tiu Societo rapide ricevis aliĝon kaj kuraĝigon de gravaj personoj en ĉiulandaj rondoj, kiel ekz. Londona akademiano J. G. Thomson; Schmidt, direktoro de la Potsdama observatorio; R. Benoit, direktoro de la Internacia oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj; Huntington, universitata profesoro en Usono; generalo Sébert, de la Scienca Pariza Akademio.
En ĝia patronada komitato konsentis ĉeesti: la Franca Astronomia Societo, la Franca Fizika Societo, La Internacia Societo de Elektristoj, kaj ĉ. kvardek membroj de la Franca Akademio de Sciencoj. Samtempe estis fondata “Scienca Revuo”, en kiu estis studataj plej diversaj sciencaj kaj teknikaj temoj, kun granda facileco; originalaj verkoj redaktataj esperante aŭ tradukoj en tiun lingvon aperis en diversaj landoj. Inter la unuaj, citindaj estas: Absoluta analitika geometrio de D-ro C. Vörös, grava verko en du volumoj; inter la tradukoj citindaj estas: Monadologio de Leibnitz; Teorio de ionoj, de D-ro Helte; Rezistado de la gisaj kolonoj de Villareal; la novaj trigonometriaj sistemoj de P-o Dombrowski; kontinuo de Huntington; ktp. Ankaŭ aperis en kelkaj revuoj artikoloj esperante redaktitaj, ekz. en la Bulteno de la Oceanografia Instituto de Monako kaj en la Meteorologia Bulteno de Observatorio de Tokio.
Tiu Scienca Esperantista Asocio elektis Komisionon por starigi la teknikajn vortarojn kaj doni konsilojn al la aŭtoroj pri elektado de la terminoj. Unue ĝi publikigis tre gravajn instrukciojn pri tiu elektado (Konsilaro por la farado de la Sciencaj kaj Teknikaj Vortoj, Paris, prezo 10 fr. fk.); poste ĝi starigis terminaron de kelkaj puraj sciencoj: fiziko, kemio, ktp. Ekz. ĝi publikigis Nomenklaturon de Kemio, en kiu estis alprenataj, inter aliaj novaĵoj, logikaj terminoj por nomi salojn kaj respondajn acidojn, kio okazas en neniu nacia lingvo.
Per profundigita studado, tiu komisiono sukcesis starigi seriojn de vortoj logike kunligitaj kun fundamentaj radikoj; ĝi, per eksperimentado, konstatis, ke tiu laboro estas tre efika por klarigi sciencajn ideojn, kies esprimo ofte kaŝas neprecizecon; kaj ĉefe por starigi korespondadon inter la terminoj uzataj en la diversaj naciaj lingvoj.
La publikigado de la Scienca Revuo, kaj post ĝi, de la Scienca Gazeto, daŭris ĝis 1914; je tiu momento I.S.A.E. havis ĉ. 600 membrojn apartenantajn al preskaŭ ĉiuj landoj. Post la milito, en 1922, provo de restarigo de la Asocio, entreprenita de D-ro Döhler en Riesa/Elbe, ne sukcesis pro la ekonomiaj cirkonstancoj, kvankam ĉ. 500 aliĝoj estis ricevitaj kaj malgranda Scienca Revuo estis publikigita dum kelkaj monatoj.
En 1925, Internacia Konferenco estas organizita en Parizo, pri uzado de esperanto en la puraj kaj aplikataj sciencoj. Ĝi ricevis apogon de gravaj sciencaj eminentuloj kaj asocioj el 222 [?] landoj; ĉ. cent delegitoj kuniĝis kaj decidis restarigi Intern. Sciencan Esperantistan Asocion. Bedaŭrinde pro nesufiĉe granda nombro da membroj, ne estas ĝis nun eble publikigi sciencan revuon, nur estas publikigata malgranda ĉiu-trimonata Bulteno, kiu, kunligante la membrojn, sciigas pri la movado en la sciencaj rondoj kaj pri ellaborado de la teknikaj vortoj.
Rollet de l’ Isle, Ĝenerala Sekretario de I.S.A.E.
LA FRANCA AVANGARDA STUDENTARO
(Daŭrigo)
Sindikatisma starbazo. La unua kongreso de UFE signas gravan daton en la intelektula socia historio, ĉar de majo 1927 la UFE laboris tute kvazaŭ klasbatala laborista sindikataro. Ĝi eĉ aldonis al sia nomo (UFE) la jenan posttitolon: “Antaŭsindikata organizo” por bone signi, ke la studentoj el UFE estas sindikatistoj kaj aliĝos sian fakan laborulan sindikaton tuj, post kiam ili estos finintaj la studojn.
Kiel vera sindikato, UFE starigis ĝeneralan bazon de studentaj postuloj. En ĉiuj numeroj de la vigla federacia bulteno “La Novaj Studentoj” (Les Etudiants nouveaux), oni povas legi la kuraĝan kaj efikan, vere klaskonsciigan ribelkrion de la studentoj el UFE: “Ni estas la sindikato defenda de la malriĉaj studentoj . . .”
“La malriĉaj studentoj, estontaj intelektaj laboristoj, devas elturniĝi en malfacilaj vivkondiĉoj, — skribas la ĝenerala sekretario Lepin. Kaj ili devas jam pensi pri la ridinde malaltaj salajroj, kiujn ili ricevos, kiam ili komencas labori.”
Kontraŭ la multekosto de la studoj kaj la malfaciloj certigi al si la materian vivon, la sindikatistaj studentoj postulas la kreon de studaj kaj vivtenaj stipendioj sufiĉaj, la forigon de la t. n. “honorpruntoj”, kiujn la ŝtato pruntedonas repagote, kaj kiujn la studento ŝuldos multajn jarojn. Ili postulas kreon de studentaj kontrolkomitatoj ĉe universitatoj kaj fakultatoj.
Aliflanke, ĉiu fako (ĉiu ĝenerala unuiĝo) el UFE starigis krome sian fakan postularon, kaj por ĉiu fako subite naskiĝis organeto gazeta, kiu multon informas pri la nek tre bona nek tre libera vivado de la studentoj. Nun ĉiu fako havas sian bultenon, estas plena kolekto gazetara. Krom la “Novaj Studentoj”, kiu estas la ĝenerala organo, mi citu “La juna Instrulaboristo”-n. “La knabo de l’ Industriaj Lernejoj”-n (Le gadz’art) inter aliaj.
Al konkiro de lernantar-amaso. La disvastigo de UFE estis tia, ke en la daŭro de nur unu jaro (de 1927 ĝis 1928), la membrarnombro altiĝis de 800 ĝis 4000 kaj ke la avangarda studenta movado, ĝuste bazita sur klaskonscia agitvorto “Defendo de malriĉaj studentoj” atingis la tutan maturiĝantan lernantaron ekster la studentoj el universitatoj kaj fakultatoj. Grupo el la “Supera Normala Lernejo”, kiu preparas la duagradajn profesorojn, aliĝis al UFE; aliaj grupoj el “Teknika Normala Lernejo” kaj el la “Industriaj Lernejoj” (Ecoles des Arts et Métiers) aliĝis same.
La ĝusteco de la postularo kaj trafpovo de la agitvortoj sin montris eĉ pli potence ol supozis la gvidantoj. La intelekta junularo en Francio prezentas saman revolucieman spiriton (en sia progresema parto), kiel la manlaborista junularo, kies tipa organizo estas Komunista Junularo, kiu ricevis de Komintern gratulojn pro sia vigla agado.
Vekiĝis samaĝaj lernantoj el gimnazioj kaj porinstruistaj lernejoj, kiuj organizis fakajn grupojn aliĝantajn al UFE. Mi povus citi malgrandan porinstruistan lernejon (en Monbrizon france: Montbrison), departemento Luar (france: Loire), kies preskaŭ duona lernantaro laboras en ligo kun UFE adaptante la studentajn postulojn al sia propra situacio. Tiel troviĝas en UFE batalantoj el la tri instrugradoj (unuagrada, meza, supera). M. Boubou.
— paĝo 6 —
126 SENNACIULODISKUTEJO
Postprotokolaj pripensoj¹
Ĉiu SAT-ano, kiu iom intersiĝas pri la movado, nepre trastudu la Protokolaron. Speciale ĝi utilas por Gek-doj, kiuj ne sukcesis ĉeesti la kongreson. La Protokolaro servas kvazaŭ teleskopo kaj la observanto povas rimarki multajn kuriozajn “skarabetojn”.
La karaktera trajto de la kongreso sumiĝas je malharmoniemo pro haosa miskompreno kaj tono de debato. La agresivuloj malkonkrete ofenzivas kaj la defenzivo estas malĝusta. Kvankam ili “sin preparis”. La fikciemo ne mankas. Oni brue frapegas pordegon por malfermi ĝin, sed dume ne malfermas pordetaĉon. Estas riproĉataj, rekantataj aferoj negravaj, pasintaj kaj dume preterlasataj la aktualaĵoj. La proponoj pri instaligo de kontrolorganoj estas konsiderataj kiel malfido kaj elvokas ultimatecan proteston flanke de niaj gvidorganoj. Oni arde diskutas pri principaj formalaĵoj, sed unuanime akceptas enstatutigon de tezoj, kiuj ĉe trunko disrompas la SAT-movadon. Oni grandstile babiladas pri filozofiaj, kontraŭtradiciaj tendencoj, dogmiĝoj ktp. kaj la praktiko evidentigas, ke simplaj burĝaj kutimaĉoj, kiel anoncoj pri naskiĝoj kaj geedziĝoj kaj ankaŭ sinjoreca titolemo ne estas ankoraŭ eliminitaj ĉe la membroj de nia asocio. Ĉiu konsentas pri nepra bezono de SAT-programo kaj oni serĉas aferon jam trovitan. Malfekundaj komisionoj formortas, renaskiĝas kaj oni ne havas rimedon por atingi unuecan opinion. Dume aperas broŝureto “La Laborista Esperantismo”. Ĉu povas esti io alia programo por SAT ol nome laborista esperantismo? — Ĉu ne estas komika?
Oni elokvente oratoras pri mondsolidareco, sed en la agoj esprimiĝas laborista aristokratemo, salonproleteco. Simple pro oportuneco, ĉu ne? Kaj la “politika maljunulineco” ankaŭ ne mankas. Per granda patoso oni klopodas trovi “tuberon sur ĉiu skirpo”. Gravas la akcento de vortoj, ĉu ili ne estas tro ruĝe prononcataj, la esprimo revolucio entenas danĝeron por unueco, la laborista pugno aperas kiel teruriga minaco por la pacema SAT-kongreso kaj la opinio pri tia aŭ alia klasbatala organizo estigas kvazaŭofendon, sekve akran proteston. En tiu komika ludo ni vidas roli K-dojn, fondmembrojn de nia asocio. Mi ne sukcesis trovi la motivon, ĉu oni tiel volas atingi popularecon aŭ la malon. Sed certe ĝi malaltigas la reputacion de la kongresa laboro.
Mi ne scias, ĉu ridi aŭ serioziĝi pro tiuj fenomenoj?
Ĉu estas mirinde, ke en tia atmosfero estas akceptata propono, kia estas No. I. (Vidu S-ulo 192 aŭ Laborista Esperantismo pĝ. 14.) Ĉu la kongreso analizis la sencon de ĝia enhavo? Certe ne! La tezoj signifas kaŝitajn atakojn kontraŭ ĉiu partitendenco. Ĝi enhavas ne nur ofendon, ŝtampante la diversajn politikajn metodojn dogmoj, sed postulas ke SAT-ano estu tolerema al ĉia tendenco kaj fine forlasu sian politikan konvinkon, por esti inda SAT-ano. Tiaj tezoj povas esti opinio de iuj individuoj, sed neniam povas esti enstatutigitaj. Certe klaskonscia proleto ne pro tio apartenas al ia partio ĉar li estas tolerema al ĉiu tendenco. Do la akcepto de tiaj statutpunktoj malebligas al ĉiuj politike aktivaj membroj la pluan restadon en la kadro de nia asocio. Proleto, kiu pro konvinko kaj ne pro modo aniĝis al iu partio, certe pli baldaŭ pretas eksiĝi el SAT, ol forĵeti sian partian “dogmiĝon“.
Malnova proverbo diras: “Inter la multaj akuŝistoj perdiĝis la Infano. Ankaŭ nun tiel okazis. La projektintoj de tiu propono, volante ĉiel kaj nepre konservi la kunlaboradon de diversaj tendencoj, transiris al absurdaj kondiĉoj de sonoplena frazaro senprincipeca. Tiuj kondiĉoj tuŝas pli malpli profunde la internan stukturon kaj organizprincipojn precipe de tiuj partioj, kiuj postulas de siaj membroj ne nur la membrokotizojn, sed ankaŭ aktivan partoprenon en politika agado, certajn partiajn devojn ktp. Kiu partio ne kontraŭagos tian enmiksiĝon? Kiu partiano konsentas forlasi sian medion, por ne esti laŭ SAT-statuto dogmulo? Ĉu SAT fakte estas tiel potenca, ke povas esti superpartia? La “akuŝistoj” forgesis tion.
Jes. SAT devas esti ekstertendenca, sed ne supertendenca. Ĝi povas esti en sia agado senpartia, sed neniam superpartia, ĉar neniam povas formi specialan principaron. Ĝi estas nur ŝraŭbeto en la komplika maŝino de klasbatalo, kies gvidiloj estas mem la partioj. Ĉu SAT per sia tro malklara kaj malpreciza tezaro povas esti super tiuj direktiloj? Tre dubinde. La motivi de propono No. I, ke SAT edukas siajn membrojn por kompari la diversajn tendencojn, fakte estas naiva, ĉar multe pli perfektan kaj larĝan horizonton prezentas la fazoj de klasbatalo mem en la landoj de koncernaj SAT-anoj, kies konvinkoj ne jam elkristaliĝis, ol kion SAT povas prezenti en sia kadro kaj modestegaj rimedoj. Kaj entute. Ĉu principe estas dezirinde, ke SAT estu la scenejo de tiuj orientiĝoj, fariĝante varbejo por diversaj tendencoj?
Jen estas motivoj ne atentataj de la kongreso. La propono estas prezentota al ĝenerala baloto. La SAT-anaro devas bone pripensi, ĉu estas akcepteblaj tiuj tezoj, por ke ni ne forhaku la arbon sub ni. Neniu.
¹ Atentigo. La legantoj bonvolu noti, ke en tiu rubriko ni ne korektas la lingvaĵon por eviti ĉian ajn riproĉon pri aliigo de senco. Sekve nenian respondecon pri eventualaj malkorektaĵoj kaj nekompreneblaĵoj ni akceptas. — Red.
Atentu! Radio-aŭskultantoj!
Januaro 1929 precize je la 19-a horo laŭ Mez-Eŭropa Tempo per Radio-Stacio je la nomo de Komintern, ondlongo 1450 m., el Moskvo okazos Radio-Koncerto, dediĉita al la datreveno de la morto de Lenin. Dum tiu ĉi radio-koncerto ĉiuj klarigoj estos farataj en esp-o. La koncerto havos ses partojn:
Enkonduko: Bethovn, Heroica simfonio (orkestro); 2. La kantoj de l’ konspirantoj kaj de ekzilo, plenumitaj de malnovaj bolŝevikoj; 3. 9. januaro 1905; 4. Lenin kaj venko de Proletaro; 5. La morto de la gvidanto kaj la reeho de l’ popolamasoj; 6. Lenin kaj la popoloj de la mondo.
Muzikgvidanto estas Sergej Bugoslavski, esp. gvidanto V. Javoronkov.
SAT-anoj! Ĉiu, kiu havas okazon, aŭskultu tiun belan kaj interesan programon, kaj poste ne forgesu sendi la tutan materialon rilatantan al tiu koncerto, ĉu gazetojn, ĉu ĵurnalojn kun la anoncoj al adreso: Moskvo, Poŝtkesto 701, Centra Oficejo de Esp-istoj de Ligilo. Dum tiu ĉi koncerto estos prezentataj esp. kantoj, ekz. la tradukoj de K-do Nekrasov. La muzikon speciale verkas nia nova simpatianto, K-do Bugoslavski, la gvidanto de la koncerto.
FAKTOJ KAJ KOMENTOJ
Fetiĉismo
Kiam la lasta elsputego de l’ Etna-vulkano fordetruis urbetojn kaj vilaĝojn, la loĝantoj ĉiutage aranĝis procesiojn kaj portis antaŭ la fluon de l’ fajraĵo statuojn de sanktuloj kaj de patronoj, kiuj havas laŭ la kredo de sicilianoj la povon haltigi la lafon. Sed vane. La fandfluaĵo antaŭiĝis, kaj la figuroj retiriĝis. Vane ankoraŭ la kardinalo de Katano sendis sur la lokon multkostan relikvon, la vualon de l’ sankta Agato, kiu, laŭ la tradicio, rigidigis multfoje la fajran fluon. Sed la infera ĥaoso de l’ elementoj forbrulante daŭrigis sian neindulgeman marŝon kaj kovris, metron post metro, la fruktodonan grundon . . .
★
Kio estas inteligenteco?
La inteligenteco konsistas en tio, ke per juĝkapablo kaj rezonado homoj eltrovas solvojn pri problemoj, kiujn starigas la vivo.
La besto neniam faras ion, ĝi nur imite ĉiam refaras, tial ke ĝia instinkto liveras al ĝi la solvojn trovitajn de la speco.
Per sia inteligento homoj inventas, same kiel, per la kutimo, kiu estas ia persona instinkto, akirita per la praktikado, ili reproduktas tion, kion ili mem inventis aŭ kion aliu instruis al ili.
* * *
Oni sekve povas diri, ke ju pli homo ne submetiĝas al la kutimo, des pli inteligenta li estas. Kaj se oni observas la homojn, oni konstatas, ke inter ili troviĝas malmulte da inteligentuloj: preskaŭ ĉiuj ja estas kutimuloj, rutinuloj, tradiciuloj.
* * *
Oni tamen grave erarus, konkludante el tio, ke sufiĉas ne obei ian ajn kutimon por agi inteligente. Kiu, post persona analizado, kritikado, alvenas al la konkludo, ke iu kutimo estas en si mem bona, obeinda, tiu ne agus saĝe, inteligente, se li malatentus ĝin nur pro tio, ke ĝi estas kutimo.
* * *
Aliparte, estas iarilate preferinde, ke homo akiru per propra cerbumado eraran opinion ol li alprenu ĝustan ideon, kiun li tutfunde ne komprenas.
* * *
Diri: “mi ne scias, mi ne komprenas”, tio postulas sufiĉe da kuraĝo . . .
Aristark.
“Neniu ano estas devigata malkonfesi la principojn, kiuj konsistigas la programon de lia partio. Nenio en SAT kontraŭstaras al iu ajn laborista organizo.”
— paĝo 7 —
SENNACIULO 127TRA ESPERANTIO
El niaj leteroj
Vi ne povas imagi, kiom da ruzo, artifiko, eĉ perforto mi devas uzi kontraŭ la obstinaj senintereseco [?] kaj indiferenteco de iuj SAT-anoj, kiuj ne volas ekaboni SAT-gazetojn aŭ renovigi la abonojn. Mi ofte devis cerbumadi longe por elpensi ian artifikon por influi, devigi tiujn K-dojn plenumi siajn devojn. Belaj paroloj ne ĉiam helpas kontraŭ la pretekstoj, prokrastemo aŭ malemo por aboni de iuj obstine avaraj K-doj. Mi ofte jam preskaŭ rezignis pri sukceso por povi konvinki iun K-don por aliĝi al SAT kaj aboni ties gazetojn, kvankam mi persiste argumentadis al li pri ties neceso. Kun iom da espereto mi tamen kaptis ĉiun okazon por rememorigi al li SAT kaj niajn gazetojn, kaj dume mi klopodis eltrovi lian “malfortan flankon” (ĉiu homo havas sian propran) kaj mi daŭris atakadi tiun punkton lian kaj ofte kun sukceso. Per persista propagando kaj lerta taktiko eĉ la plej indiferenta laboristo esperantista povas esti konvinkata, influata por aliĝi al SAT ktp. Ĉiuj el miaj varbitoj al SAT abonas ankaŭ “S-ulo”-n, “La N. E.”, escepte 4, kiuj nur nun komencas lerni aŭ estas senlaboraj.
Mi emas riproĉi la Direkcion de SAT pro ĝia modesta kontentiĝemo: 4000 abonantojn antaŭ la Leipziga kongreso! Mi alvokas la SAT-anaron, ke ni superu tiun nombron. “S-ulo” devas havi almenaŭ 5000 abonantojn ĝis la kongreso. Miaj viv- kaj laborkondiĉoj tre malfavoras por mia SAT-propagando, sed mi sen troigo povas aserti, ke se nur 1000 SAT-anoj propagandadus tiel persiste por SAT kiel mi, antaŭ la Leipziga kongreso “S-ulo” devus havi almenaŭ 8000 kaj “La Nova Epoko” 5000 abonantojn. Ĉiu SAT-ano povas fari tiom, kiom mi, aŭ eĉ eble pli, sed certe almenaŭ la duonon de mia varblaboro. Multaj K-doj pretekstas havi nur unu solan kapablon: konjugacii korekte ĉi tiujn 2 verbojn — povi kaj havi en neanta formo. Mi ne povas, mi ne povos, mi ne povis kaj mi ne havas ktp. Havu kaj povu kaj sugestu tion al aliaj pretekstemuloj, por ke ankaŭ ili havu povon aliĝi al SAT kaj aboni ĝiajn gazetojn. Nur tiu ne povas, kiu ne volas.
Estas amaso da esperantistoj, ankaŭ SAT-anoj, kiuj havas la kutimon prunte- aŭ almozpetadi esperantajn gazetojn konstante, sed ili neniam emas oferi monon por aboni ilin, kvankam ili povus fari tion. Abonantoj de “S-ulo” kaj “La N. E.”, pruntedonu viajn gazetojn nur propagandcele kaj nur 2—3-foje al pruntepreninto. Poste devigu tiujn esperantaĵ- kaj gazettineojn aboni niajn gazetojn.
Por montri, kiom da rimedoj prezentiĝas por abonigi niajn gazetojn, mi citas nur unu ekzemplon el miaj spertoj. Antaŭ kelkaj monatoj mi konatiĝis kun K-do 13 065. Tiutempe li ne estis SAT-ano. Li estas kelkajn jarojn pli malnova esperantisto ol mi, komunista laboristo, idealisto kaj sufiĉe klera K-do; do li havas multe da bonaj ecoj. Mi sukcesis SAT-anigi lin post longa persista propagando. Mi estus povinta dresi sovaĝan leonon pli facile ol lin SAT-anigi. Poste mi devis uzi vere la plej ruzan artifikon, por ke li abonu “S-ulo”-n. Por ke li abonu ankaŭ al “La N. E.”, mi elĉerpis mian tutan konvinkokapablon, senrezulte. Mi ofte rompis mian kapon por elpensi ian ruzaĵon kaj devigi lin aboni al “La N. E.”. Ne, ne, milfoje ne — li diris, “S-ulo” sufiĉas por mi. La hazardo helpis min. Hieraŭ ni disputis pri la konflikto inter Bolivio kaj Paragvajo. K-do 13 065 erare nomis Paragvajon Urugvajo kaj menciis, ke Urugvajo ne havas marbordon. Mi tuj korektis lian eraron, sed li tamen asertis, ke Urugvajo ne havas marbordon. Mi proponis al li veton. Se mi pravos, li devos aboni al “La N. E.” kaj aĉetos la Kongresan Protokolaron por si.
Nature mi pravis kaj sekve SAT gajnis. La rimedoj por varbadi kaj abonigi abundas. Ni nur devas eltrovi kaj utiligi ilin por fari potenca nian SAT. Bonesper (29).
LINGVA DISKUTO OKAZE DE RECENZO
Ni ricevis de K-do S. Rublov jenan skribaĵon:
“Mi petas sciigi mian severan kritikiston JIEF (en ‘S-ulo’ n-o 217 pri mia traduklingvo en ‘La Vojo al Scienco de Estonto’), ke 1. uzino estas uzita intence por traduki rusan vorton ‘zavod’ (fabriko por rusa vorto ‘fabrika’). Diferenco: uzino = produktejo de duonfabrikaĵoj kaj de iloj (led-uzino, kemi-uzino, lokomotiv-uzino), fabriko = produktejo de fabrikaĵoj por individua konsumanto (ŝufabriko, meblo-fabriko); 2. Mitingo (scienca) estas traduko de aŭtora bildeca esprimo; 3. Certa mi uzas en ĝusta senco = ‘senduba’.”
K-do Jief petas nin pri enpresigo de jena respondo:
“1. Mi restas ĉe tio, ke mi opinias ‘uzino’ tute malnecesa, sekve neenkondukinda vorto, ĉar la kunteksto ĉiuokaze montras, pri kiu speco de produktejo temas (ekz. ilar-fabriko, teks-fabriko ktp.). Se iufoje mankas la kunteksto, ekz. en la komuna lingvo, ankaŭ tiuokaze la vorto ‘fabriko’ aŭ ‘laborejo’ nepre sufiĉas. Cetere en Anglio, kie naskiĝis la moderna industrio, oni plene kontentiĝas per unu vorto (‘factory’) kaj ne faras la diferencigon. 2. La uzon de la vorto ‘mitingo’ mi tial ne povas aprobi, ke angloj, el kies lingvo devenas la vorto, donas al ĝi alian signifon, sekve okazigus en esp. ĉe ili nepran miskomprenon. En ilia lingvo, por diri ‘mitingo’, sufiĉas, ke kunvenas 2—3 personoj, dum en la Fersman-broŝuro kaj alie la vorto ‘mitingo’ estas uzata en la senco de ‘granda kunveno, amaskunveno, kunvenego’. 3. Pri ‘certa’ mi avertis la tradukinton, ĉar mi rimarkis, ke ĝi ofte estas uzata, eĉ de bonaj aŭtoroj, en senco de ‘kelka, ia’ kiun sencon ni ne devas doni al tiu vorto, por eviti miskomprenojn. Mi supozis, ke K-do Rublov ankaŭ kelkfoje en sia traduko pekis tiurilate, sed estas kontenta ekscii, ke li aplikis ĝin nur en la korekta senco..”
PRI LA KORESPONDA FAKO
Mi pensas, ke ne sole mi, serĉante en la koresponda fako de “S-ulo” adresojn de K-doj, kiuj deziras korespondi pri temo dezirata de mi, vane klopodas trovi inter cento da adresoj eĉ nur unu taŭgan. Kial? Ĉar niaj K-doj adresanoncintoj estas tro erudiciaj kaj “enciklopediecaj” kaj deziras korespondi “pri ĉiuj temoj”. Havante tiajn bonegajn korespondemulojn, mi skribas al deko da adresoj pri, ekzemple, esperanta poezio kaj ricevas “garantiitajn” respondojn — proponojn . . . interŝanĝi poŝtajn markojn! . . . Ĉar tiuj ĉi proponoj estas tre multaj, permesu al mi, K-doj, fari al ĉiuj la solan proponon: — Anoncante en la gazeto pri koresponddeziro, oni nepre notu la ĉefe deziratan temon de l’ korespondo, ĉar tiam ĉiu facile trovos bezonatan korespondanton kaj ŝparos monon kaj tempon, kiujn ni nun malŝparas, por trovi taŭgan korespondanton — inter cento da “pri ĉiuj temoj”-anoncoj.
N. S. Pargaĉevskij, Nahtahe.
NI REAGU!
Kiel sciigite en n-o 221, en “Laborist-Kamparana Korespondanto”, grava Sovetia gazeto, de 15. 11. 28 aperis kontraŭ-esperanta artikolo de K-dino Uljanova (fratino de Lenin), kiu diras, ke esp-o ne estas taŭga lingvo por internacia lab. korespondado kaj rekomendas studi “vivajn” lingvojn (germ., anglan, francan ktp.). Sendu leterojn al la redakcio, pruvante, ke esp-o bonege servas al tutmonda Proletaro. Skribu precipe en naciaj lingvoj kaj esp-o. Adreso: Moskvo, Tverskaja 48, Red. ĵurnala “Raboĉe-Krestjanskij Korrespondent”. — 4789.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
GERMANIO. Pasing-München. La grupo konsistas el 25 LEA-anoj (inkl. 8 SAT-anoj. Tre malmultaj, Adm.). Nia grupo estas gvidata de SAT-anoj. Kurson gvidas K-do Bitzer (München), 15 pers., eble 5 nur restos. La grupvivo estas normala, sed plej ofte la grupo vizitata nur de SAT-anoj. Laŭ la cirkonstancoj oni intencas fondi grupojn en apudaj lokoj. La Pasinga grupo aranĝos 19. jan. balon por harmonie kunesti. 4128. — SOVETIO. Barnaul. Ekfunkciis kursoj, por prepari instruktorojn k instruistojn en la ejo de distr. junkom. komitato. Pluraj jam praktikas en div. rondetoj. Fondiĝis konsultejo ĉe junkom. distr. komitato k al ĉiuj jun-
— paĝo 8 —
128 SENNACIULOkom. ĉeloj estis sendata cirkulero pri disvastigo de esp-o. En Novosibirska centra profesia ĵurnalo aperis mia artik. pri intern. interligo, skizante niajn sukcesojn en Bernaul k per SAT-aparato. Novaj rondetoj ĉe: Urba teatro el migranta artista trupo (26 p.), Sovetpartia lernejo (39 p.), Pedagog. teknikumo (25 p.), Poŝtejo (23 p.), 2-a lernejo (2 rond., 40 p.), 20-a lernejo (43 infanoj), laborgrupo Ŝnurista (15 p.), 13-a lernejo (2 rond., por pioniroj k gelernantoj, 45 inf.), infanbiblioteko (15 inf.), k. a. Minsk. 17. dec. okazis en klubo Karl Marks solena vespero de Minskaj esp-istoj pro Zamenhofa naskiĝtago. Parolis K-doj Snejko k Kirjuŝin. La vespero pasis sufiĉe vive. — 12 893.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: Juna Teksisto, Ivanovo-Vozn., 16. 11., Hodiaŭ en Bulg. (213), Organizovani Radnik, 6. 12., Kapitalismo super Afriko (216), 13. 12., El Hisp., Slovo ot Stanka, Rostov, 15. 12., Barnsli-klubo (216).
Priesper. artikol. k notojn enpresis: Daily Herald, Lond., 21. 12., D. Deutsche Eisenb., Berl., 16. 12., Munkas, M. Ostrava, 21. 12. (art. Batta pri esp. en Sovetio), ITF-bulteno, A’dam, dec. (pri Lab. Esperantismo de Lanti), L’Humanité, Paris, 28. 12. (Radio-Stacio Komintern).
Peresper. materialon enhavis: Travail, Lyon, 22. 12., Neue Zeitg., München, 10. 11., 12. 11., 14. 11., 4. 12., 5. 12., 13. 12., 15. 12., 18. 12., Juna Teksisto, Ivanovo-Vozn., 16. 11.
NIA POSTO
7477. — Via artikolo aperos en la vico de la “Tagoj”. 3409. — Ni uzos vian materialon en iu n-ro de “S-ulo”. 603. — Pli bone prikalkulu la amplekson de via materialo; kelkion vi trovos en scienca kajero “La N. E.”. 1810. — Via artikolo aperos, sed notu, ke ni preferas originalojn.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, Pl = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
K-dino Ronjo Plöderl, Parzhofst. 20, Linz a. D., dez. interŝ. Pl, bfl., kĉl., prefere kun fraŭloj.
K-do Johann Leichtfried, Parzhofstr. 20, Linz a. D., dez. interŝ. L, Pl, bfl., pri ĉ. temoj, kĉl.
BELGIO
K-do A. Houben, Kemmelbergstr. 3, Berchem-Antwerpen, dez. interŝ. PK, PM, bfl.
ĈEĤOSLOVAKIO
Filatelistoj atentu! — K-do Franz Kratzer, Neustadt an der Tafelfichte, Flurengasse, 463, dez. interŝ. PM. kĉl.
ESTONIO
K-do Leonhard Kull, Patküla algkool. Törva, dez. koresp. kĉl. pri pracproblemoj, L, Pl.
FRANCIO
— Mi ricevis tiom da let., pk., ke ne estas eble al ĉiuj respondi. K-do M. Quemin, Meyzieu, Isére.
K-do Eduardo Savier, 98, rue de l’ Isle, Valence, Drôme, dez. koresp. kĉl. PK, Pl, naciaj gaz. Resp. nepre k akurate!
GERMANIO
K-do Vili Hartisch, Kurt-Eisner-Str. 7, O.-Planitz ap. Zwickau i. Sa., dez. koresp. nur kun Britio.
K-do H. Kreusel, Kl. R.-W.-Str. 25, Annaberg i. Erzgeb., dez. interŝ. L, PK, krom Germanio.
K-do Otto Bartsch, Hofmühlenstr. 51, Dresden, A. 27, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. garantiata.
— München—Sovetio! — Sovetiaj K-doj atentu la adresŝanĝon de: Robert E. Bitzer, München-Nord 23, Belgrad-Str. 64/IV. M.
— 29 jara fraŭlo (senkonfesia) dez. seriozan koresp-adon kun junaj K-dinoj el ĉl., eventuala geedziĝo. Adr.: “Espero” 1900, Bahnpostlagernd, Dachau i. Bay.
K-do Friedrich Melchinger, Eybstr. 72, Geislingen-Steige, dez. koresp. kĉl. L, Pl, PM. Resp. garantiata.
K-do Kurt Böhme (kompostisto), Weissenfelser Str. 64/1, Leipzig, W. 31, dez. koresp. kĉl. pri lab., jun. k prof. temoj.
K-do Otto Lübkert, (13 060), Schützenstr. 41, Bad Oldesloe, dez. koresp. kĉl., L, Pl. Resp. garantiata.
K-do E. Fleischer ĉe Bottig, Lutherstr. 23, Berlin-Spandau, dez. interŝ. Pl, kĉl. Resp. garantiata.
KANADO
K-do Fred Grydzan, 346 Hellems Ave., Welland ont., dez. interŝ. Pl kĉl.
LITOVIO
Adresŝanĝo. — K-do Zigmas Malaŝaŭskas, 13 Kranto, 2, Kaunas-Ŝanĉiai.
SOVETIO
K-do Tatarjeviĉ (12 652), str. Krasnoselskaja, 9, “Sad-gorod”, Barnaŭl, dez. koresp. kĉl. pri ĉt.
— Artista trupo de geesp-istoj en Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri arto, muziko k. a. temoj. Certe resp.
— Gekursanoj de Barnaula Sovetpartia lernejo dez. koresp. kĉl. pri ĉt. k krome kun tutmond. ruĝfrontanoj, kom. k junkom. organizoj k individuoj. Adresu abunde al: Barnaul “Sovpartŝkola”.
La nove fondita SAT-junularo en Leipzig dez. korespondi kun alilandaj junulgrupoj pri lab. k junul. temoj. Ni resp. nur al junulgrupoj. Skribu tuj al: K-do Erich Greif, Kirchstr. 13/1, Leipzig, W. 35.
— Esp.-rondeto de gepoŝtistoj dez. koresp. pri ĉt., precipe kun gepoŝtistoj pri radio, telegrafio, poŝtekspedado ktp. L, Pl, PM. Adr.: Barnaul “Poŝto”.
— Laborgrupo de ŝnuristoj “Verjo Voĉnik”, dez. koresp. kĉl. pri ĉt., L, PK, Pl. Certe resp.
— Esp.-fervojista rondeto ĉe klubo “Profintern”, interŝ. L, PK, Pl, gaz., ĵurn. kĉl. kun fervojistaro k laboristaro.
— Junkom-isto dez. konst. koresp. kun junkom. ĉl. Resp. garant. Adr.: K. Levŝin, Raŝpilevskaja 94, Krasnodar.
K-do Andreo Ŝumihin, (fraŭlo 21 j.), str. Altajska, 80, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉt. Resp. garantiata.
K-do V. Mamajev (seruristo), “Sad-gorod”, str. Leninska, 58, Barnaul, dez. koresp. kĉl. pri ĉt.
K-do A. Avrunin, Puŝkinstr. 37, Kremenĉug (Ukrainio), interŝ. PM (valorajn), esp-aĵojn esp. librojn kontraŭ jaz-bandaj notoj (partituroj).
Adresŝanĝo. — K-dino Paŭlino Kervan, Poŝtkesto, 82, Zaborojje (antaŭe Kiĉkass).
— Kievaj tramistoj, Tramasterskie Dombala, Zavkom, Kiev, dez. interŝ. L, Pl, il. gaz. kĉl. Resp. garantiata.
— Esp. rondeto de vilaĝo Tatarsk aranĝas esp. vesperon. Sendu Pl k gaz., ĉiu ricevos resp. Adr.: K-do E. Salnikov, P/O. Tatarsk, Smolensk. gub.
K-do A. Koŝelev, Ĉasovennaja, 145, Saratov, dez. koresp. kĉl. Gek-doj.
K-do N. Kolpakov, Komunistiĉeskaja, 64, Groznij, koresp. nur kun francaj instruistoj, oni povas skribi france. Interŝ. rus. gaz. kontraŭ francaj.
K-do Nikolao Vijanov (forĝisto), Portovaja 48, kv. 11, Sebastopolo, Krimeo, dez. koresp. kun metallab-istoj el ĉl. pri prof. k politik. temoj, L, PK, bfl. Resp. garantiata.
— Esp. grupo de marfabriko, dez. koresp. kĉl. pri politik., ekonomi, sindik., kulturaj k. a. temoj. Interesaj let. ni utiligos por murgaz. k laŭtlegos en lab. kolektivoj. — Helpu nian laboron! Resp. garantiata, Adr.: Petro Tretjakov, str. Roza Luksemburg, 72, Sebastopolo.
— Junkom-ino dez. konst. koresp-adon kun junkom. ĉl. Resp. garantiata. Adr.: M. Ivanova, Proletarskaja, 49, Krasnodar.
SVEDIO
— 9 K-doj dez. koresp. per Pl. Resp. garantiata. Adr.: Herman J. Svensson, Hus, 112, Nyvong.
USONO
K-do P. Epifanovich, Box, 47, Internat. House, 500, Riverside Drive, New York, City, dez. koresp. kĉl. k ricevi il. gaz.
NI BEZONAS
Por Historio de Lab. Esp. movado (fako: En Rusio) 1. ĉiujn ĝisrevoluciajn en Rusio aperintajn lab. esp. eldonojn (hektografajn manuskriptojn ktp.); diversajn dokumentojn, fotojn de lab. rondetoj kaj esp. grupoj; 2. ĉiujn n-rojn de “Torĉo”, “Feĉo”, “Petrograda Revuo”, “Kredo”, cirkulerajn informojn de Petrograda Soc. Espero, oficialan bultenon de OKTEF n. 2, k. a.; 3. ĉiujn eblajn informojn kaj materialojn pri lab. esp. movado en Rusio ĝis 1918.
Ni alvokas malnovajn sovetiajn esp-istojn, skribi siajn rememorojn pri okazoj ne priskribitaj en esp. gazetaro. Apartaj memoraĵoj kaj faktoj estas tre valoraj por Historio. Helpontoj skribu al Dim. Snejko, Poŝtkesto 33, Minsk, Sovetio. Ni havu nian historion!
ENHAVO:
paĝo Beluĝoj . . . 121 Dekjara datreveno Roza Luksemburg k Karl Libkneĥt . . . 122 “Mi estis, estas, estos” . . . 122—123 El: “Junius-broŝuro” . . . 123 El Litovio . . . 123—124 Tago el mia vivo — Diversaĵoj . . . 124 Buhara (Daŭrigo) . . . 124 Sennaciula Scienc-Kultura paĝo . . . 125 Diskutejo — Faktoj kaj Komentoj . . . 126 Kio estas inteligenteco? . . . 126 Tra Esperantio — Korespondado . . . 127—128
Preselo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 224, 17-a de januaro 1929
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5 Jaro. N-o 224 — APERAS SEMAJNE — 17. Januaro 1929
[BILDO p.1 | 42,4,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. (emblemo de SAT)
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
Tradicioj, Kultoj, Ceremonioj en Japanio
Antikvegaj tradicioj kaj kutimoj radikiĝas el pratempoj ĉe ĉiuj popoloj de l’ terglobo. Eĉ la plej civilizitaj kaj progresintaj eŭropanoj kaj usonanoj, kiuj sciis per sia intelekto transformi vivmanierojn kaj vivkomforton dum la pasado de l’ jarcentoj, ne liberiĝis el kultoj, dogmoj kaj ceremonioj. En la demokrataj regnoj, kie ne plu ekzistas reĝaj tronoj kaj korteganaj arlekenaĵoj, tamen estas grandskale kaj emocie festataj naciaj kaj religiaj festotagoj, okazas ceremonioj solenaj ĉe naskiĝo, pariĝo kaj morto de homoj, fiksiĝas tradiciemo kaj antikvaj formaloj en la leĝaro. Ne estas do mirinde, ke ankaŭ en Japanio, kiu nur dum la lastaj jardekoj cedis decideme al la influoj de l’ moderno kaj de l’ eŭropa kulturo, pratempaj tradicioj kaj kutimoj konserviĝas kaj elmontras sian tutan daŭremon ĉe iuj specialaj okazoj.
[BILDO p.1 | 29,48,69,67] Foto: longa vico de pastroj en blankaj vestoj inter du tegmentitaj galerioj, antaŭ alta konstruaĵo. Subskribo: La imperiestra popolstultiga surtroniĝa soleno en Japanio. Procesio de pastroj allasitaj al la ceremonio antaŭ ilia rondiro ĉirkaŭ la speciale starigita konstruo.
Tia okazo prezentiĝis la 10-an de novembro 1928, kiam en Kioto triumfis la malnovaj sanktigitaj simboloj super la modernaj konkiroj, kaj la granda plimulto de l’ Popolo solenis la surtroniĝon¹ de l’ imperiestro Hirohito, la ducent dudek kvara de l’ dinastio, kiu regas depost dumil jaroj super la lando de l’ Leviĝanta Suno. Tio estis “granda tago” por Japanio, dum kiu ritoj kaj ceremonioj daŭrigataj el pratempoj nememoreblaj estis praktikataj kun neimagebla brilo kaj pompo. Oni aŭdis en Eŭropo pri tiu granda “Etiketaro”, ĉar unuafoje dum la jarcentoj la ĉeesto de eŭropaj diplomatoj estis permesata, kiuj lastaj kompreneble estis impresegataj de tiom da brilo kaj kortega ceremonieco . . .
Fakte, la nova suvereno regas depost la morto de sia antaŭulo, t. e. la 25. decembro 1926. Sed li ne povis konsideri sin kiel surtroniĝinta antaŭ la momento, kiam li estos plenuminta du fundamentajn ceremoniojn: la “Tairei” (kiu laŭlitere signifas: Granda Etiketaro), dum kiu li materie ekokupas sian tronon anoncante al siaj regatoj la komencon de sia regado; kaj la “Daijozai” (Granda ago de favoroj), en kiu la nova imperiestro oferas al siaj prapatroj produktojn de l’ tero kaj de l’ maro.
La signifo de l’ prapatroj en la japana religio estas grava, la dieco de l’ Imperiestra Domo fondiĝas sur aparta teologio kaj kosmogonio². Kaj la senŝanĝo, kun kiu la moderna Japanio, edukata en studado de sciencoj kaj de l’ filozofio, konservas la kulton al legenda tradicio, donante al la dinastio dian originon, estas tre karakteriza.
Kompreneble ne eblas en kadro de ĉi tiu artikolo citi la japanan mitologion, kiel ĝi estas transdonita en “Nihongi”, kronikoj laŭdire verkitaj en la jaro 720 de nia temp-kalkulo. Tamen, se ni ne konatiĝus kun iu el tiuj fabelaj epizodoj, ni apenaŭ komprenus la signifon de l’ simbolaj ritoj, kiuj akompanis tiujn tagojn de l’ surtroniĝo de l’ juna suverena parazito.
La dio Izanagi malsupreniris de l’ firmamento kun sia edzino Izanami, ĵetis sian lancon ornamitan per multekostaj ŝtonoj sur la surfacon de l’ oceano kaj levis tiel arkipelagon³, sur kiu li intencis instaliĝi: kaj ĉi tiu arkipelago precize estis Japanio. Tiu tero estis senfrukta kaj nuda, sed la dio sorĉe elvokis el nenio ok milionojn da aliaj dioj (“kami”), kiuj siavice donis vivon al “dekmil aliaj objektoj”. La unuaj kreintoj de ĉiuj ĉi mirakloj konfidis la regadon super la insuloj al sia amegata filino, la granda diaĵo de l’ suno, Amaterazu, kiu malfermas la serion da teraj dioj. Ŝiaj gepatroj liveris al ŝi la ĉirkaŭkolon el diaj juveloj, simbolon de l’ potenco. Ŝia frato Sasano ricevis samtempe glavon. Amaterazu. enfermiĝinte en kaverno, per ruzo, en kiuj la ok milionoj da “kami” ludas aktivan rolon, estas forlogata el sia izolejo, kaj suno kaj ĝojo revenis en la mondon.
Pli poste la nepo de Amaterazu ricevis la mision daŭrigi la regadon super Japanio. Kiam li ekiris, la dio Suno donis al li multekostan juvelon, glavon kaj spegulon, dirante: “Tio estas la lando, sur kiu miaj posteuloj regados eterne. Ricevu de mi la tron-
¹ “Kronado” oni ne povas diri, ĉar la japana imperiestro ne havas kronon.
² Koncepto pri estiĝo de l’ mondo.
³ Insularo.
— paĝo 2 —
130 SENNACIULO
heredon kaj la tri regnajn talismanojn . . .” ktp. Tiel naskiĝis la tradicioj pri transdono de l’ tri sanktaj trezoroj (“Sanŝiu-no-Ŝinji”) de unu al alia imperiestro. Ili ne nur estas emblemo de l’ transdono de la plej alta povo, sed ankaŭ la porĉiama signo pri la dia origino de l’ gento.
La tri trezoroj estis konstante gardataj en la ĉirkaŭfermo de l’ imperia regejo, por ke ili povu servi, ĉiumomente, okaze de morto de suvereno, al la solena enoficigo de l’ tronheredanto. Ili troviĝas nuntempe en Ize, en la plej respektegata templo de Japanio, kies konstruo reproduktas ekzakte la karakteron de l’ arkaika arkitekturo.
Oni komprenas laŭ tio, kian gravon atingis en Japanio la kulto al la prapatroj. La pensado de l’ vivantoj estas konstante orientita al la mortintoj; al ili oni rilatigas ĉiujn okazojn. La agoj de iliaj posteuloj estas metitaj sub ilian protekton.
Alia formalo estas plenumita en Tokio, en januaro 1927. La granda kortega konsilantaro kunsidis kun la ritplenumantoj, por elekti la distriktojn, kie oni devas kulturi sanktan rizon, kiun la imperiestro devis prezenti al siaj prapatroj. La loĝantoj de l’ distriktoj, kie la rizo estis semota, akceptis kun ĝojo ĉi tiujn diajn signojn. La rizo estas semita sur du elektitaj kampoj. La kulturado de tiu rizo egalas al diservo kaj okazas laŭ specialaj ceremonioj de aparte elektitaj, blanke vestitaj gejunuloj. La surtroniĝaj ceremonioj dependas laŭ sia dato de tiu rizrikolto.
Ne en Tokio okazas la soleno, sed en Kioto, la plej bela urbo, ĉefurbo de l’ sudo, kiu entenas sennombrajn templojn. Kioto akceptas kun grandaj honoroj la novan imperiestron. La grandioza surtroniĝa soleno okazas en tre larĝa korto, sur kies unu flanko leviĝas pavilono kun la trono, starigita sur estrado kun kelkaj ŝtupoj, kies plej alta povas esti transpaŝata nur de la imperiestro. La trono estas tre riĉa, de okangula formo, en nigra lako. Kelkajn paŝojn de ĝi troviĝas simila trono, iom pli malgranda, rezervita por la imperiestrino. Sur la tri aliaj flankoj de l’ korto etendiĝas galerioj por la invititoj. La naturo estas reprezentita per du arboj simbolaj: ĉerizarbo kaj oranĝarbo sovaĝaj. Ili estas flankitaj de standardoj. La altranguloj ĉeestantaj estas vestitaj per arkaikaj kostumoj, same la geimperiestroj. Post tiu ceremonio destinita al la mortintoj sekvas alia, profunde mistika, dediĉita al la dioj, la “Daijozai”. Ĉiuj, kiuj partoprenas ĝin, inkluzive la geimperiestroj, antaŭe devis submetiĝi al fastoj kaj rigoraj purigoj. Inter la diversaj oferoj precipe distingiĝas la sankta rizo kulturita sur la du kampoj elektitaj. Dum la nokta mirakla ceremonio neniu, je minaco de plej severaj punoj, rajtas proksimiĝi la templon.
La surtroniĝaj festoj finiĝas per festenoj kun plenumado de historiaj dancoj en kostumoj reproduktitaj laŭ malnovaj pentroj. Samtempe kun la reveno de l’ suverena parazito al Tokio devas reveni la sankta kesto kun la tombkolonetoj de ducent dudek tri imperiestroj, kiu estas starigata en sian sanktejon en la imperia palaco. —
Ni vidas, ke, kiel cetere ĉie en la mondo, ankaŭ en Japanio la reganta klaso komprenas tre lerte profiti la superstiĉemon kaj kredemon de l’ regataj popolamasoj, por firmigi per “mirakloj” sian reĝimon kaj sian “divolitan” potencon.
La ideoj certe ne naskiĝas el nenio kaj ne ekzistas en si: ili estas rezulto de materiaj kondiĉoj k cirkonstancoj; sed, naskiĝinte, ili reprezentas grandan forton, kiu daŭras agi longe post kiam malaperis la kondiĉoj, kiuj naskigis ilin. Tion almenaŭ instruas al ni la priparolitaj ridindaj ceremonioj.
EL ARGENTINO
Ni estas en la sezono de la rikolto de greno, tritiko, lino, hordeo, ktp. En la nordaj regionoj, plejparte, ĝi jam finiĝas. La rikolto ĉi-jare estas riĉa kaj abunda, la vendoprezoj por greno bonaj, do profitdonaj al la terkulturistoj kaj grenkomercistoj. Tamen la stato de l’ kamplaboristoj, jam sufiĉe mizera, jaron post jaro, ĉiam pli kaj pli malboniĝas. La ĉiam kreskanta kaj dum tuta jaro seninterrompe daŭranta eniro en ĉi tiu lando de enmigrantoj el Eŭropo, la kreskanta pliperfektigo de ĉiam pli moderna ilaro, plugiloj, semiloj, falĉmaŝinoj, draŝmaŝinoj, kombinitaj maŝinoj, traktoroj ktp., kaj la samtempe ĝis plej alta grado kreskanta egoismo kaj avareco de l’ mastroj-ekspluatantoj, la kreskanta plikariĝo de ĉiuj plej necesaj vivrimedoj ĵetas la kamplaboristojn en la plej malesperan staton. Ĉe la rigardo al tiom abunda rikolto, kiun nur ili kaj la naturaj fortoj sukcesigis kaj kiu atendas iliajn fortajn brakojn por rikolti ĝian riĉan frukton, ili ekpensis, ke ankaŭ ili rajtas partopreni tiun ĉi profiton. Ili komprenis, ke per disaj fortoj ili ne kapablus ekspostuli, kvankam ne sian ĝustan parton da profito, almenaŭ pli bonan salajron.
La plej konsciaj kaj la plej kapablaj inter ili komencis propagandi la konvenon kaj nepran neceson sin organizi en fortaj lokaj, distriktaj kaj regionaj organizoj por povi sukcese kontraŭstari al siaj sennombraj malamikoj. Oni ne dubis pri la sukceso, ĉar ĉie regis entuziasmo kaj forta volo lukti por atingi pli bonan salajron kaj plibonigon de laborkondiĉoj, kontraŭdeklari la strikon kaj malhelpi la rikoltadon. Tiu decido timigis la terkulturistojn, farmistojn, grenkomercistojn kaj aliajn, kaj ili komencis kriadi per la ĵurnalaro, ke la kamparo pleniĝis de malindaj agitistoj, anarkistoj kaj komunistoj, ke ĉi tiuj minacas mortigi la terkulturistojn, kiuj neas subskribi la laborkontrakton pri la novaj laborkondiĉoj, bruligi iliajn rikoltaĵojn kaj detrui ĉiujn havojn. Ne nur plendnotoj flugadis, flanke de l’ ekspluatanta mastraro al la provincestroj, al la ministroj kaj al la prezidanto, sed iris plendi persone kelkaj el ili al granda sinjoro Hipolito Irigojen, prezidanto de Argentina respubliko. Ili plendis pro nesufiĉo da policistaj fortoj kaj pro manko je fido al tiuj fortoj, por ke ili kapablu sufoki la strikantojn, sekve pledis por la neceso sendi militistajn fortojn, ĉar la strikantoj mortigas, bruligas kaj minacas ĉies vivon kaj la sanktan privatposedaĵon (kvankam nenio el tio okazis, sed la kanajlaro scias lerte mensogi).
Kaj la granda demokrata prezidanto de ĉi tiu ankaŭ granda demokrata respubliko, kiun la popolo per grandega plimulto elektis jam duan fojon kiel prezidanton kaj dum kies prezidanteco en la unua periodo (1916—1922) falis mortigitaj multaj laboristoj en Santa Krus (hisp. Santa Cruz), Rio Negro, en Buenos-Aires, en Gvalegvaj (hisp. Gualeguay) ktp., ordonis, ke kelkaj regimentoj de kavalerio kaj infanterio kun ĉiuj necesaj armiloj, same kiel dum milito, tuj ekmarŝu al la diversaj distriktoj, vilaĝoj kaj urboj de la provinco Santa Fe, kie la kontraŭstaro de la strikantoj estis plej forta. Tiel perforte estas sufokita la kamplaborista movado, perforto dissolvitaj la kamplaboristaj organizoj, senkompate persekutataj kaj malliberigataj la plej konsciaj kaj la plej kapablaj kamplaboristoj, kaj ĉio ĉi okazas sub la masko de la sankta demokrata leĝo “por garantii la liberecon de la libera laboro”, kiu donas rajton al la ekspluatantoj senhonte ekspluati la mizerajn laboristojn kaj al ĉi lastaj rajton por malsatmorti aŭ labori por mizera salajro, de du ĝis du kaj dona [?] dolaroj potage [?] (dum dekkvar horoj). La spiritoj estas tre ekscititaj. La laboristaj organizoj en la urboj, la komunista partio, la socialistoj protestis kaj manifestis kontraŭ tiu kontraŭkonstitucia kaj kontraŭleĝa rimedo. La atmosfero ŝajnas tro ŝargita, la aero preme sufoka, minacas la uragano.
20-a horzono, sudo.
Ivan Miličić Ivotov.
— paĝo 3 —
SENNACIULO 131
Al la monto nomata “Tri seĝoj”
Estas tre agrable veturi per ŝipo sur Danubo de Vieno ĝis Linz dum nokto kaj tago en somero. Des pli bone, ĉar sur la ŝipo samtempe veturas aro da gejunuloj kantantoj kaj ludantaj gitarojn kaj mandolinojn. Forlasinte la ŝipon, mia edzino kaj mi tuj iras al la loka Laborista Esperanto-Klubejo, kie aro da K-doj bonkore akceptas nin. Pli bonajn K-dojn oni nefacile trovus. Ni petas por malkara loĝejo. La K-doj tuj aranĝas, ke ni loĝu en la Junulara Hejmo en Urfahr, Linz.
En Linz, la reklamaĵoj de l’ pastra komerco tuj frapis niajn okulojn. Sur la ĉefa placo staras mitologia monumento kristana: kolono reprezentanta nubojn kaj sur ĝi statuoj de maljuna fortika viro, juna viro kaj birdo. Sur unu flanko de la ponto inter Urfahr kaj Linz pendas ligna statuo de preskaŭ nuda viro sur kruco. Pruvo, ke la estroj de la urbo estas superstiĉuloj; ili timas evidente, ke io malbona okazus al la ponto, se ĝi ne estus protektata de tiu idolo. Horloĝoj en turoj de preĝejoj en Linz, ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj de Aŭstrio, devas esti ne similaj al laikaj horloĝoj. Pastroj volas montri sian kulton kaj misuzas por tio la montrilojn, la longa montras la horojn kaj la mallonga montras la minutojn. El ioma distanco oni ne povas vidi la minutojn.
[BILDO p.3 | 31,24,67,44] Foto: ligna montara domo kovrita de neĝo kaj prujno, en vintra pejzaĝo. Subskribo: Rifuĝejo en Gigantmontaro (germ. Riesengebirge) proksime de la limo Germanio—Ĉeĥoslovakio.
Danubo, mem, montras la mensogon de poetoj, kiuj en poemoj kantas pri la blua Danubo. Neniam mi vidis ĝin kun tiu plaĉa koloro; pli kotkoloran riveron mi ankaŭ ne vidis. Spite tio, en ĝiaj rapide fluantaj grizebrunaj akvoj, ni kun K-doj naĝis por malvarmigi nin dum tre varma tago.
Dum tri tagoj kun dorssakoj pendantaj de niaj ŝultroj ni piediras 98 kilometrojn de Linz ĝis “Triseĝa monto” (germane: Dreisesselberg). Estas tre bela loko ĉe la landlimo de tri landoj, kie troviĝas limŝtono. Se oni kuŝiĝus sur la teron kaj metus po kruro ĉe du flankoj de tiu limŝtono, unu piedo estus en Aŭstrio, alia en Bohemio kaj kapo kun korpo en Bavario, tiel oni troviĝas samtempe en tri landoj.
Laŭlonge la ŝoseoj vin persekutas granda nombro da krucoj, kapeletoj kaj religiaj bildoj; ankaŭ memorŝtonoj kun tabuletoj, petantaj, ke oni memoru pri iu homo, kiu mortis pro akcidento en tiu loko, kaj recitu “Patro Nia”. Ĉiu farmdomo havas sian kapeleton aŭ grandan krucon el ligno, ofte kun homa figuro sur ĝi, sur ŝoseoj, por fortimigi malbonvolajn spiritojn, same kiel oni metas kvazaŭhomojn en kampojn, por fortimigi birdojn. Lacaj, ni iras al farmdomo por peti permeson tie pasigi la nokton. Bonkore la farmisto akceptas nin, kaj tiel estas eble al ni vidi la hejman vivon de kamparanoj. La laboristoj de la farmo jam finis la tagan laboron, ĉar krepuskas. Ili amuzas sin, kantante duvoĉe kaj muzikante. Manĝo estas preta, ĉiuj stariĝas, kaj aŭdiĝas kantado de preĝoj, jen al Mario, jen al ŝia edzo, jen al ŝia filo, al la Sankta Spirito kaj aliaj. La kantado estas tiel longa, ke ŝajne ili kantas por ĉiu konato de la vilaĝo apuda, samtempe ili faras krucosignojn. Poste ni aŭdis similajn dankkantojn en aliaj farmdomoj. Tre piaj estas aŭstraj kamparanoj, kredeble pro timo. Ĉar lito ne estas havebla, junulino sternas pajlon sur plankon, alportas kovrilojn, kaj baldaŭ ni profunde dormas. Kun la unuaj radioj orecaj de la leviĝanta suno, la sekvantan matenon, ni vekiĝas, pretiĝas, adiaŭas niajn gastigantojn kaj daŭrigas nian vojon. Pensante, ke la distanco inter Plzen kaj Monto Tri Seĝoj estas nelonga, el Linz ni sendis vorton al K-do J. Pech, Plzen, ke li, se eble, renkontu nin ĉe la monto de Tri Seĝoj la sekvantan dimanĉon matene. Estis tre pluva tago. Antaŭ la 8-a horo, ni atingis la solan gastejon ĉe la supro de Monto Tri Seĝoj kie ni sidis malsekaj. Pech certe ne venos, konkludis ni. Tamen, je la oka kaj duono, je nia granda surprizo, eniras K-do Pech, kiu devis veturi 15 horojn al kaj reire, lasis gravajn aferojn, okazantajn en lia hejmo, por ke malnovaj amikoj povu denove vidi unu la alian; kaj li povis resti kun ni nur tri horojn. Bona K-do estas li. Monto Tri Seĝoj kaj Blökenŝtajn-ze (germane: Blöckenstein-See) (lago inter la montoj) estas lokoj belaj. En la ĉirkaŭaj arbaroj ni kolektis fungojn, kiujn ni fritis, ankaŭ mirtelojn kaj frambojn, el kiuj ni faris bonegan fruktaĵon per nia faldebla petrola forno “Febo”, kaj tiel havigis al ni bongustan manĝon. La regiono inter Linz kaj Monto Tri Seĝoj estas riĉa je tritiko, kies flavaj spikoj bele ondiĝas en facila venteto. Tie kaj ĉi tie falĉistoj laboras, aliaj ligas garbojn kaj ilin starigas por sekiĝi. Tritiko, pli frue falĉita, jam estas rikoltita kaj draŝata. Ne plu estas farmdomoj kun pajlaj tegmentoj. Agrikulturistoj en Aŭstrio nun havas plej modernajn domojn, kies tegmentoj estas kovritaj per kvadrataj plataj [?] tegoloj el asbesto kun cemento. Fostoj kun dratoj kuras trans kampojn kaj kondukas elektron al ĉiu izola farmdomo. Potencaj akumulatoroj estas ofte videblaj sur la kampoj. Dimanĉe matene je la kvara horo jam la sonoriloj vokas la kamparanojn veni en la “pastran oficejon”. Pastroj frue komencas “labori”. El la izolaj farmdomoj elvenas laŭmode vestitaj gejunuloj, precipe junulinoj, sur brilantaj bicikloj; ŝajne, ĉiu juna homo posedas novan biciklon; gemaljunuloj piediras aŭ veturas en veturiloj. Bedaŭrinde jam malaperis la lokaj multkoloraj kostumoj. Pastroj lerte tiras virinojn je la nazo en la preĝejojn. Sed la viroj preferas ion pli materialan, ili troviĝas en la gastejoj kun glasoj da biero en la manoj, anstataŭ rozarioj. La viroj estas pli praktikaj ol la virinoj. Ĉi tiun jaron la rikolto estas prosperega, sed farmistoj en siaj gazetaj raportoj mensogas, plendante, ke la rikolto estis nebona. Tiel ili volas devigi la loĝantojn de urboj pagi pli altajn prezojn por ĉiu manĝaĵo.
La komunumaj palacoj en Vieno por laboristoj estas frapantaj, sed tre plaĉa estas la nova kvartalo kun modelaj domoj de artoplena arkitekturo, konstruitaj en St. Pölten sub socialista administrado.
E. E. Y.
Alvoko por amnestio en Bulgario
K-do 10 086 transsendis al ni la tradukon de alvoko por amnestio al la 700 politikaj malliberuloj en Bulgario kaj 2000 elmigrintoj. La alvoko estas farita de l’ Rusĉuka distrikta agadkomitato, kun kiu rilatas nia K-do; ĝi estas direktita al la prezidanto de l’ Parlamento kaj subskribita de la ĝenerala civitana komitato kaj unuanime de preskaŭ ĉiuj partioj kaj nefaŝistemaj societoj en la urbo. Represi la laŭvortan tekston malpermesas al ni la spaco en nia gazeto.
[REKLAMO p.3] SUB RUĜAJ STANDARDOJ — Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio — de Einar Adamson (Göteborg) — Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. — Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig
— paĝo 4 —
132 SENNACIULO
EL VIVO DE SOVETIA VILAĜANA INFANDOMO
Je iniciato de l’ registaro, por liberigi la vilaĝaninon de l’ zorgo pri ŝiaj geinfanoj dum la somera perido, t. e. dum rikoltado, kiam ŝi estas ege okupata, oni aranĝis en vilaĝoj infandomojn. La vilaĝaninoj per tiuj domoj oportune liberiĝas de siaj infanoj, kaj ili povas trankvile labori. Iliaj infanoj ne nur saniĝas, sed ankaŭ kulturiĝas, ĉar infandomo en vilaĝo estas kultura rondeto, kie la gepatroj same ricevas edukadon kiel la infanoj.
La edukistinoj devas doni al la gepatroj konsilojn, viziti ilian loĝejon, konversacii pri edukado kaj higieno de l’ infanoj. Tio donas bonajn rezultojn kaj plibonigas la vivmanieron de l’ gevilaĝanoj.
La edukistinoj likvidas nelegoscion; tio estas grandega laboro, kiun la gevilaĝanoj scias estimi, kaj ili kun dankemo helpas al la registaro organizi infandomojn.
La infandomo, en kiu mi laboris kiel edukistino de malpliaĝa grupo, estis en vilaĝo Abramovka (Kieva distrikto); ĝi estis instalita en lernejo. Grandega konstruo, multe da suno, lumo kaj aero, kion bezonegas la infanoj. Proksime troviĝis arbaro kaj rivero. La kolektivo de l’ infandomo konsistis el 5 personoj: administrantino, kiu mastrumis, du edukistinoj, unu kuiristino kaj unu servistino, edukistino de malpliaĝa grupo, kiu devis posedi ankaŭ sciojn pri medicino, ĉar ŝi estis respondeca pri malsaniĝo de infanoj, t. e. pri higiena kaj saneca stato en la infandomo.
La tago komenciĝis je la 5-a horo matene, kiam la gepatroj alportis siajn infanetojn. Mi ilin lavis, vestis per pura ĉemizeto kaj enlitigis ĝis la matenmanĝa horo je la oka. La grupoj manĝis aparte: la pliaĝa grupo konsistis el 14 geinfanoj en aĝo de 3 ĝis 5 jaroj, la malpliaĝa grupo el 18 geinfanoj aĝaj de 1 ĝis 3 jaroj.
Post la matenmanĝo la infanoj ludis, se estis bela vetero, en korto. La pliaĝa grupo dufoje semajne ekskursis en arbaron, kamparon, al rivero; ili amuziĝis kolektante florojn, cerealojn, papiliojn ktp.
Kun la malpliaĝa grupo ĉi tiu afero estis pli malfacila, ĉar multaj infanoj inter ili eĉ ne sciis paroli, do estis necese diveni, kion ili deziris, kompreni per ludiloj aŭ io simila, kion ili volis. Plie estis necese zorgi, ke ili ne falu, ne interbatiĝu reciproke kaj ne kontuziĝu.
Je la 11-a horo mi denove ilin banis, kaj pli aĝa ĉiam helpis al mi. Je la 12-a horo okazis la tagmanĝo. Dum la tempo de l’ manĝado la infanoj sidis serioze kaj atentis por ne fari eraron kaj ne preni per la manoj la manĝaĵon, sed per manĝiloj. Post la tagmanĝo estis du horoj da ripozo (t. n. malviva horo).
Plezure mi rememoras, kiel la geinfanoj kuris en la dormoĉambron, kiel
[BILDO p.4 | 40,16,62,37] Foto: grupo de malgrandaj infanoj kun kelkaj virinoj, sidantaj kaj starantaj antaŭ la muro kaj pordo de domo.
ĉiu konis sian liteton, kiel ili mem senvestiĝis, enlitiĝis kaj ekdormis. Je la 15-a ili ellitiĝis kaj ĝis la 16-a ili ludis kaj tiam denove manĝis. De la 16½-a ĝis la 19-a vespere la pliaĝa grupo kantis, pentris, ellernis portretojn de niaj gvidantoj; la malpliaĝa grupo lernis paroli, ludis kolektive, akiris kulturajn kutimojn. Je la 19½-a la infanoj laviĝis kaj vespermanĝis je la 20-a.
Poste, ĝis la gepatroj forprenis ilin, ni parolis al la infanoj pri Lenin, legis, rakontis al ili fabelojn, kaj je la 21½-a alvenis la gepatroj. Multaj infanoj el la malpliaĝa grupo eĉ ne volis iri hejmen, kaj ofte mi vidis, kiel infanetoj plorante etendis siajn manetojn, kiam ilin forportis la gepatroj.
Kiam mi restis sola, mi vespermanĝis, kontrolis mian laboran tagon kaj preparis min por leciono, kiun mi devis legi dimanĉe en kunveno de gepatroj, kaj kun laca korpo, sed vigla animo mi enlitiĝis. Tri monatoj pasis kiel sonĝo, kaj kiam mi forveturis, malfacile kaj domaĝe estis por mi forlasi la infanetojn ĝis estonta somero: Nuntempe mi laboras en ĥirurgia kliniko en Kiev.
Poručko (11 499).
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
11. Anarkismo
La anarkismo estas socia doktrino bazita sur la principo de l’ absoluta libereco kaj sur la neado de ĉiu principo de registara aŭtoritato, en la rilatoj de l’ homoj unuigitaj en socio. Dume, por la plej granda nombro, la anarkismo ne estas doktrino, sed animstato, kiu sin montras sole en tio, kion oni kutimas nomi “Propagando per la ago” (vorto formiĝinta kaŭze de la temperamentplena agado de Bakunin kaj liaj disĉiploj).
[BILDO p.4 | 51,53,65,68] Desegnaĵo: portreto de barba viro. Subskribo: BAKUNIN (1814—1876) unu el la plej agemaj k. eminentaj anarkistoj
La anarkisman doktrinon unue formulis Godŭin (angle: Godwin) en siaj Principoj de politika justeco. Prudon post li daŭrigis, deklarante la ŝtaton la socia sankcio de l’ principo de hierarkioj (rangdiferencoj), necesaj en la primitivaj, malutilaj en la evoluintaj socioj. (Vidu n-o 207, Prudon kaj lia mutualismo). La progresoj de l’ homa spirito havas kiel celon la konstantan evoluon de la hierarkigita socio al la anarkia socio, nature rezultanta el liberaj interrilatoj de individuoj, sen interveno de iu politika aŭtoritato. La anarkista filozofo lokas la socian idealon en la regnon de l’ plej absoluta individuismo kaj revas pri modela socio tia, en kiu la civitanoj estus sufiĉe klerigitaj, sufiĉe konsciencaj, sufiĉe penetritaj de frataj kaj egalecaj sentoj por vivi en perfekta akordo, sen reguloj, sen leĝdonado, sen polico, sen registaro. La filozofia doktrino de l’ anarkio asertas kiel principon, kun J. J. Ruso (france: Rousseau), ke la homo naskiĝis bona, ke la malbono estas konsekvenco de l’ registara agado kaj de la konstanta atako, tra la jarcentoj, al la individua libereco; ke oni fine devas reserĉi la homan feliĉon en socia ordo, kie la civitano, vere maturiĝinta, obeante sole al impulsoj de sia liberigita konscienco, vivos frate kun siaspeculoj, sen skribitaj leĝoj, sen ĝendarmoj, sen registaro.
La anarkismo ne longe restas ĉe la ekonomia kritiko de l’ socia ordo. Ĝi kondamnas sume ĉiujn instituciojn de l’ modernaj socioj: religio, familio, propraĵo, asocioj, registaro. Ĝi dubas pri
[REKLAMO p.4] P. Kropotkin — ETIKO — Volumo de 240 paĝoj. Entenas la altvalorajn moralsciencajn konsiderojn de la granda anarkista pensulo. Verko de ĉiama valoro. — Prezo: 1,80 mk. g. — Havebla ĉe Administrejo de SAT.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 133la utilo de l’ socialistaj klopodoj, restarigi registaron en aliaj formoj; ĉiuj modernaj sociaj institucioj laŭ ĝi devas malaperi, per la forto de l’ aferoj.
Ĝuste en tiu punkto cetere la doktrino trafis al opinia dividiĝo, la kredon je evoluo anstataŭis rapide la kredo je l’ ribelo. Dum la konceptoj restis en la regiono de l’ teoriaj diskutoj, ili timigis neniun samtempulon, same kiel la Priparolado de l’ Neegaleco de Ruso ne timigis la samepokulojn. Tio okazis nur, kiam la doktrino elpaŝis al aktiva politiko, kiun oni povas nomi revolucia anarkismo.
La unuaj apostoloj de l’ anarkio nur estis evoluistoj, kiuj donis sian idealon kiel naturan esprimon de l’ homara evoluo, sed tio ŝanĝiĝis, kiam homo de ago kiel Bakunin alproprigis al si la doktrinon. Ĉu ekkoninte, ke la malbono troviĝas en la socia ordo, la libera homo ne manifestu fine la senton de ribelo, kiu estas en li kaj karakterizas lian kapablon pensi kaj agi? Ĉu li ne devas leviĝi kontraŭ la reganta aŭtoritato? Bakunin, ĵus forkurinta el Siberio, komencis sian propagandon en Italio, en Hispanio, en Svisio, en Francio kaj fondis la Universalan Socialistan Aliancon. Bakunin kreis anarkian doktrinon, kiu estis konscia kombino el la doktrinoj de Maks Ŝtirner kaj Prudon. Elokventa, simpatia, aktiva, precipe organizanto, akrevida, konanto kaj lerta reganto de homoj, Bakunin sukcesis bari al la ĵusa hegemonio de Marks, trudi sian neantan pesimismon kaj sian “diablon en revolucia korpo” al multnombra armeo da batalantoj, rekrutita precipe inter la junularo de l’ kelto-latinaj landoj. Kun Bakunin la anarkismo forlasas la filozofion evoluisman kaj transiras al la regiono de l’ agado. Detalan bildon pri la anarkista organizo prezentas la Novaĵoj el Nenie de W. Morris.
Efektive, por la evoluistoj-anarkistoj la finorganizo povas rezulti nur el longa evolua laboro; ĝi povas esti nur la rezulto de longaj jarcentoj da progresanta civilizo, post neniigo de l’ Ŝtato. Bakunin al tiuj pacifistaj ideoj aplikis revoluciajn metodojn. Ankaŭ Elize Reklü (france: Elisée Reclus), homo de grandega scio kaj legendeca honesteco¹, prenis la standardon de l’ Revolucio. Samtempe alia apostolo, la rusa princo Kropotkin, forte daŭrigis la metodon de ago antaŭsignita de Bakunin. En kongreso de Ĝenevo, en 1873, la socialistaj anarkistoj rekomendis la sindetenon ĉe elektoj kaj la seninterrompan ribeladon. La agitvorto “Propagando per la ago” estis interpretata de kelkiuj, konspiruloj aŭ izoluloj, tiel, ke ili faris atencojn kontraŭ altrangaj registaraj personoj, aplikis la individuan teroron. Tamen, en la nuna epoko tiu propagando per la ago ne plu estas akcentata de la anarkistaj agitistoj, iuj eĉ plene rezignis ĝin kiel senutilan. Multaj anarkistaj gazetoj malaperis, precipe en la postmilita epoko, kaj kiuj transvivis, moderigis konsiderinde sian lingvon. La ĉefaj gvidantoj hodiaŭ estas sufiĉe divers-opiniaj kaj kontraŭbatalas unu la alian. Pri iuj eminentaj anarkistoj el antaŭmilita periodo ni parolos ankoraŭ aliloke en la kadro de ĉi tiu serio da artikoloj.
¹ Vidu “S-ulo” n-o 193.
Balaado ĉirkaŭ la propra domo
ĤAOSO EN LA ETERO
Allo! Allo! Allo! Radiotelgramo. Aŭskultu! Aŭskultu! Estas sendita manuskripto Por la decembra numero, Antaŭ la somero.
Por “La Nova Epoko”
Allo! Allo! Allo! Responda telegramo. Estas sendita manuskripto Nek al Parizo, nek Lajpcigo, Sed por la luna numero. Ni atendas sen espero.
Ĉe “La Nova Epoko”
Allo! Allo! Allo! Estas mirinda malo, Alvenis la manuskripto Ne al Parizo, sed al Moskvo, Fatalo, kurioza moko, Vana estas la voko . . .
Por “La Nova Epoko”
Allo! Allo! Allo! Forportu ĝin diablo! Pro la malfruo kiu nu Respondas, se ne NENIU.
Ju pli homo estas konvinkita, des pli granda estas lia iluzio. Kiam oni diras pri iu: jen estas konvinkito, tio signifas, ke ni vidas blindulon k malsaĝulon. Georgo Sorel.
BUĤARA
Skizo de Demetrio Albanov
(2-a daŭrigo)
Objektoj de la po-granda komerca spezo de Buĥara estas: kotono, silko, ledo, felo de ŝafidoj, — ĝia po-malgranda komerco entenas senfinajn nomojn de indiĝenaj varoj.
Apartan intereson havas ŝtofoj de loka manproduktado, precipe broditaj suzane-oj¹. En surdaj, neatingeblaj por fremda okulo, anguletoj de la malantaŭa virina parto de indiĝena domo, — la virinoj brodpentras la ŝtofon, kaj tutan sian sopiron pri la libero, tutan preman doloron de la soleco, tutan alvokan ĉarmon de la revo ili enmetas en tiuj ĉi pentraĵoj. Tial suzane-oj vendataj en Buĥara ofte posedas la ecojn de vera artaĵo.
Estas multnombraj bazaraj stratetoj, vicoj da vendejoj; estas senfinaj diversaĵoj de la indiĝena vararo.
Plimulton de la varoj oni produktas en la urbo mem. Ĉi-tieaj hejmaj laboristoj distingiĝas per neordinara lerteco. Ili havas nur la plej primitivajn laborilojn; ili ne havas specialajn laborejojn — plimulto laboras sur stratoj — sed ili laboras rapide, belforme kaj fortike. Kion ajn ili farus, ĉu kuprajn aŭ ladajn vazojn, ĉu riparon de rompitaj fajencaj tetasoj, ĉu arĝentan ornamaĵon de selo kaj tabakujoj, ĉu manĝokuiron, — ili ĉion faras tre vigle kaj tre certe. Tamburadas marteloj kaj marteletoj, siblas boriloj, super la strato regas sono kaj odoro de laboro. Momente peco da kupro transformiĝas je belforma kruco, dispecigita te-ilaro restariĝas utilpreta, peco da pasto fariĝas plata bulko. Flagro de la produktemo; instiga allogo de la trafa ĝuste-ĝusta laboro.
De frumateno ĝis vesperiĝo senfinaj lavangoj de l’ homamaso fluas tien kaj reen tra senfinaj stratetoj de la bazaro. Estas azenoj ŝarĝitaj per malproporcie grandaj pakaĵoj, maŝkop-oj², karavanoj da kameloj, migrantaj bardoj, spritaj oratoroj, kaj simple — homoj multgentaj, diverslingvaj kaj multkoloraj formas ian tuton elsonĝan, allogan . . .
La bazaro malpleniĝas nur kiam venas vespera mallumo. Komercistoj malvolvas kurtenojn antaŭ enirejoj; la tago finiĝis, nun al la ripozo, al la regalo, al la amuziĝo.
* * *
Vespere Buĥara ripozas sur siaj placoj, ĉirkaŭ basenoj kaj akvoprovizejoj. Taga varmego kaj polvo lacigas la korpon, tial ĉiu iras en proksimon de akvo, kie la aero estas pli freŝa.
La ĉefa urba placo ĉirkaŭas la plej grandan basenon de Buĥara — Labi-haus. Ĝi estas tre vasta kaj profunda akvoprovizejo. Larĝaj ŝtupoj el grandegaj montaj ŝtonoj malsupreniras al la akvo; la baseno estas ĉirkaŭita per riĉkronaj arboj, kies foliaro aspektigas la akvon de la baseno tre malhela kaj profundega. La placo formiĝas per kelkaj grandaj preĝejoj kaj medrese-oj apudstarantaj ĉiuflanke. (Daŭrigota)
¹ Kurteneto por enĉambraj niĉoj, kie indiĝenoj kunmetas sian havaĵon: litkovrilojn, kusenojn ktp.
² Akvoportistoj. Ili portas la akvon per kunkudrita felo de sajo (? Red.), liginte ĝin al sia dorso.
— paĝo 6 —
134 SENNACIULOTRA ESPERANTIO
Ĉu alilandaj lingvoj aŭ esperanto?
Certe interesos la legantojn de “S-ulo” la suba argumentado de kontraŭuloj de esperanto. Ni citu unue la opinion de K-dino M. J. Uljanova, aperinta en la gazeto “Raboĉe-Krestjanskij Korespondent” N. 21, 15. 11. 28 sub la supra titolo.
“… Kelkaj rezultoj en senco de organizado de internacia interligo dank’ al la uzado de esperanto ekzistas. Sed ĝi estas lingvo, kiu ne havas estonton pro sia propra karaktero, pro malriĉo da parolturnoj, pro sia simpligo kaj pro tio fine, ke en ĝi ne estas kaj ne povas esti iom ajn plena literaturo en diversaj fakoj de scienco.
Estas tre kredeble, ke ankoraŭ dum kelka tempo esperanto ludos ioman rolon kaj certe malvaste praktikan, kiel rimedo por internacia interligo de laboristaro en diversaj landoj. Sed esperi ion pli grandan ĝi, malgraŭ laŭdaj himnoj de siaj adeptoj, ne havas sufiĉajn kaŭzojn.
‘Embria epoko’ daŭranta dum kelkaj jardekoj, tro nesufiĉa aplikado de esperanto en medio de scienco, literaturo k. c. parolas mem pri si kaj klariĝas certe ne kiel ‘atmosfero de hereda nekredemo, skeptiko, mokoj kaj malfavoremo’, sed per kaŭzoj pli profundaj. Se tiu ĉi lingvo povus laŭ siaj ecoj (sed ne pro tio, ke ĝi estas facile lernebla) egalforti al iu ajn viva alilanda lingvo, neniaj mokoj kaj malfavoremoj estus sufiĉe fortaj, kaj ĝi delonge jam transirus el embria formo en pli altan, trovus pli vastan agnoskon kaj disvastiĝon.
Vladimir Iliĉ (Lenin) plurfoje parolis pri esperanto kaj tre malfavore, konsiderante ĝin tro artefarita, simpligita, malviva . . . Do en siaj argumentoj por esperanto la K-doj ne atestigu K-don Lenin, kies vidpunkto al ĉi tiu rilato por ili estas tute nekonata.
Ni ne konatiĝis kun esperanto mem, kvankam ni konsentas, ke ellerni ĝin ne estas malfacile.
Ni havis okazon lernadi kelkajn alilandajn lingvojn kaj ni estas konvinkitaj, ke mezklera laboristo dum 3—4 monatoj povas multon sukcesi, kvankam ne ellerni unu el la plej disvastigitaj alilandaj lingvoj. Do ĉu ne estas pli bone eluzi la tempon por lernado de tia lingvo ol komenci per ‘helpa’ lingvo?”
Krome ŝi citas la fakton, kiam en unu el fabrikaj presaj gazetoj (“Rodnikovskij Raboĉi” — eldonkvanto 13 500 ekzempleroj) aperis letero de germana social-demokrato sub titolo: “Ni ne defendos Sovetion”. La komentoj de la redakcio estis nesufiĉaj. Ŝi konkludas, ke oni uzas esperanton malutile por Sovetio. K-dino Uljanova estas respondeca redaktoro de la gazeto “Rab.-Krest. Korespondent”. En la sama gazeto N. 22—30. 11. 28 aperis ankaŭ longa artikolo de V. Fin: “Al vojo de interligo”. Jen kion la aŭtoro skribas pri esperanto:
“Krom tio, ĉi tiu korespondado estas efektivigata plej ofte en esperanto kaj en tio estas jam akre negativa momento. Oni havas faktojn, kiuj konfirmas, ke esperanton uzas malamikoj de l’ laborista klaso por disvastigo de mensogoj kaj nekredindaj informoj pri la situacio de l’ laboristaro en USSR kaj en kapitalistaj landoj. Necesas ankoraŭ aldoni, ke esperanto en eksterlando estas pli disvastigita inter etburĝaro, en medio de diversaj oficistoj, komercistoj kaj burokratoj, en tiu de personoj, kiuj estas malamike agorditaj al ĉio revoluciema. Estas superflue paroli pri tio, kiel tiaspecaj homoj utiligas eblon dank’ al esperanto de libera interligo kun la laboristaro en Sovetio. Al tio jam delonge necesas direkti atenton.”
A. Sidorov, Rostov (Don).
P. S. — Mi kredas, ke suprecititaj du artikoloj sekvigos gravan disputon en la gazeto. La adreso de la gazeto estas jena: “Raboĉe-Krestjanski Korrespondent”, Tverskaja 48, Moskvo.
Baloto pri nova Ĝenerala Konsilantaro
Dua listo de kandidatoj
(vidi n-ojn 216 kaj 221 de “S-ulo”)
K-do Kerr J. M., Denver . . 17-a horzono „ Albanov Dm., Andijan 5-a „ „ Hubricht Kurt, Leipzig 1-a „ „ Hajrapetjan B., Teheran 3-a „ „ Kudrjavicki S., Dnepropetrovsk . . . 2-a „ K-dino Bezrebraja A., Dnepropetrovsk . . . 2-a „
Ĝis nun sin prezentis 12 kandidatoj el 7 horzonoj. Mankas kandidatoj por 8 horzonoj! Necesas, ke ni estu plej baldaŭ informitaj, por ke ne prokrastiĝu la baloto. Ankaŭ ni petas la kandidatojn indiki sian horzonon. DIREKCIO DE SAT.
Noto. — Rajtas esti ano de Ĝenerala Konsilantaro, oficulo aŭ reprezentanto de SAT, nur K-doj jam havantaj du jarojn da aneco kaj ne aliĝantaj iun el la tiel nomataj neŭtralaj organizoj, celantaj la propagandon de esperanto, aŭ al iu ajn asocio, kies celo kontraŭas tiun de SAT.
4-a Tutsovetia Kongreso de laboristaj korespondantoj en Moskvo
Ĵus finiĝis la 4-a tutsovetia kongreso de labkor-oj en Moskvo. La kongreso dediĉis tre multe da atento al la problemo de internacia interligo. Ampleksa rezolucio substrekas la gravecon de tiu interligo inter labkoroj de Sovetio kun labkoroj de aliaj landoj kaj postulas de labkoroj kaj ĵurnaloj maksimuman laboron por efektivigi tiun interligon. Sed koncerne la lingvon, en kiu tiu korespondado devas esti praktikata, la rezolucio diras jenon: “Studado de vivaj lingvoj estas multe pli celkonforma ol studado de esp-o, kiu estas disvastigita ĉefe inter etburĝaj tavoloj de popolo. Tiun lingvon posedas nur tre sensignifa parto de proletaro, kaj ĝi ne povas akceli la larĝan konatiĝon de sovetiaj laboristoj kun vivo de alilandaj K-doj, kun atingoj de scienco, tekniko, literaturo, de aliaj landoj.”
Mi ne parolas ĉi tie pri tio, kiom logika kaj celkonforma estas tiu produkto de rezolucio. Sed ĝi estas simptoma. Ĝi signalas pri tio, ke ni proletaj esp-istoj, disponante la plej perfektan aparaton por interligo, ne scipovis ankoraŭ fari tiun interligon vere amasa, kredigi, pruvi al larĝa publiko, ke ĝi povas utiligi nian lingvon kaj nian aparaton por celoj de interligo. La rezolucio superfluan fojon substrekas, ke la konkludoj faritaj de mi en artikolo “Aktuala problemo”¹ estas ĝustaj, ke ni devas ŝanĝi la metodojn de nia laboro kaj fari tion rapide. Estas karakterize, ke la plej grandaj malamikoj de esp-o montriĝis la alilandaj labkoroj, ĉeestintaj la kongreson². (3632.)
¹ Baldaŭ aperos.
² Jen ankoraŭ pli konvinka ekzemplo: Kuiristoj kaj kelneroj de nia urbo sin turnis al nia “Labesko” kun peto interligi ilin kun kelneroj de Berlin. Mi transsendis ilian leteron al Berlina peranto K-do Muravkin, petante lin transdoni la leterojn. Li tion bone plenumis kaj rezulte inter du samprofesiaj organizoj komenciĝis serioza kaj interesa korespondado. Sed … Berlinaj K-doj skribas … germane, ĉar bedaŭrinde oni ne disponigis verŝajne al ili iun K-don por traduki iliajn leterojn. — Dume niaj K-doj jam delegis 3 personojn al esp. kursoj por havi eblecon korespondi memstare.
Korektoj. En n-o 223, pĝ. 122, bonvolu legi en la unua kolono, lin. 37 de supre: ol (anst. el); lin. 40 senegala (anst. enegala), 2-a kol., lin. 6 de malsupre legu: “Memdifini” ne rajtas la nacioj; la tutmonda Proletaro . . . ktp.”; 3-a kol. aldonu ĉe la listo de verkoj de R. L.: “Leteroj el la Malliberejo”.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 135ESPERANTO-SERVO DE SAT
Raporto pri la 3-a kvaronjaro de 1928
Ni nur koncize raportu, esperante, ke la tutjara raporto baldaŭ povos sekvi kaj ke ĝi estos pli kompleta. Ja ni denove devas konstati, ke niaj Gek-doj ankoraŭ ne alkutimiĝis, regule plenumi kaj resendi la raportfolion, kvankam tio certe ne postulas tro multan tempon.
Por la 3-a kvaronjaro resendis la raportfolion 21 Gek-doj el nur 9 landoj. Kaj tamen ni povas raporti, malgraŭ tiu malbonega funkciado de la raportado, ke aperis (laŭ la raportoj de la 21 Gek-doj) tradukoj el nia materialo en 389 n-oj de prol. gazetoj kaj ĵurnaloj. Detalojn ni komunikos en la tutjara raporto.
Ne nur gazetservantoj, sed ĉiuj Gek-doj sendu al ni raportojn pri okazintaĵoj tradukindaj kaj presigindaj en prol. gazetoj de Tutmondo. Dezirataj kaj preferataj estas raportoj pri personaj impresoj kaj travivaĵoj dum iu grava okazintaĵo.
La prol. movado esp. iom pli speguliĝu en nia Espo-Servo. Do, sendu koncizajn raportojn pri decidoj por kaj aplikado de esp-o flanke de neesp-istaj prol. organizoj
En ĉiuj lingvoregionoj kaj landoj estu specialaj funkciuloj de Esp.-Servo. Do, kie ne jam funkcias tiu speciala aparato, ni insiste petas, senprokraste organizi tiun fakon “Esperanto-Servo”.
La Espo-Servantojn ni petas, senprokraste plenigi kaj resendi la raportfolion por la 4-a kvaronjaro de 1928, ĉar nur tiel ni sukcesos doni pli kompletan raporton pri funkciado de nia aparato al la tuta Gek-daro. Ĉu tia statistiko ne valoras ankaŭ por vi, kiu ne jam resendis raportfolion en pasinta jaro? Certe ĉiu propagandisto povas ĉerpi gravan materialon el tia raporto por konvinki la prol. organizojn kaj la Proletojn entute pri valoro de esp-o!
Nia aparato povas funkcii nur, kiam la SAT-anaro subtenas nin en niaj penoj; do . . .
Centrejo de Esperanto-Servo de SAT, Gerberstr. 24, Leipzig C 1 (Germ.).
Pri sennaciismo
Ni ricevis de K-do H. Muravkin la ĉi suban tre diskutindan proponon, kiun ni volonte publikigas. Red.
Por aperigi fundamentajn verkojn pri sennaciismo, kiuj ja ĝis nun mankas, ni krom mono bezonas materialon. Ni bezonas tian pri lingva problemo, naciismo, internaciismo, sennaciismo, ĉu proleta, ĉu burĝa. La materialo estas trovebla en verkoj libroformaj, en artikoloj diverslingvaj. Mi, eble ankaŭ aliaj K-doj, komencis kolekti ĉion koncernan al la problemaro, sed ĉio restas disa, kion posedas unu K-do, malhavas aliaj. Tial mi proponas starigon de prisennaciisma arkivo (ĝermo de estonta sennaciisma instituto). Ĉi tiu arkivo estos la centra kolektejo de ĉiuj materialoj. Unue ĉiuj artikoloj kaj rimarkoj koncernaj el “S-ulo”, “S. R.”, “La N. E.” estas registreblaj. Due eldonaĵoj de SAT-kooperativo. Trie rektaj bibliografiaj sciigoj de SAT-anoj. Kvare kolekto da eltiroj el verkoj konataj koncernantaj la problemaron. Kvine: iompost-ioma kreo de biblioteko el diverslingvaj verkoj pri la problemaro. La materialo estos je dispono de niaj teoriuloj.
Ĉiujare ekz. la arkivo eldonos bibliografian indikilon pri siaj novkolektoj; laŭeble la tuta materialo de tempo al tempo estu eldonata broŝurforme kiel ordigita artikolaro.
La fakoj de la arkivo estos ekz.: I. Historio kaj praktiko de naciismo, Teorio de naciismo, II. Historio, praktiko, teorio de internaciismo, III. Historio, praktiko, teorio de sennaciismo, IV. Lingva evoluo, historio, teorio de la lingvo. Ĉi tiuj fakoj povas havi subfakojn, ekz. I. 1. ekonomio, 2. kulturo, 3. milito, 4. Proleta naciismo, 5. Movado. II. 1. Antikva tempo, 2. Moderna, 3. Proleta, 4. Burĝa, 5. Movado. III. Samaj subĉapitroj, ktp.
La konkretaj taskoj: 1. Preparo de bibliografia regula indikilo; 2. Kolekto kaj ordigo de eltranĉoj kaj eltiroj (el gazetoj, libroj, manuskriptoj); 3. Kolekto de diverslingva biblioteko; 4. Helpo al studaj laboroj, per informliverado; 5. Akcelo de verk-eldonoj, ĉu en esp-o, ĉu en naciaj lingvoj pri sennaciismo.
Pri korespondado
Multaj K-doj post la terura ĉiutaga laboro senlace faras sian devon kaj uzas nian lingvon por korespondado. Kiuj skribas leterojn, ofte ne sufiĉe pripensas, ĉu la enhavo tiel skribita ne estas tre danĝera por la ricevontoj. Precipe la sovetiaj K-doj agas tiel facilanime. Bedaŭrinde ne en ĉiu lando regas tia stato kiel en Anglio, Germanio aŭ Sovetio.
Mi ne volas tion atingi per miaj linioj, ke estonte la K-doj ĉesu korespondadi: male,
[BILDO p.7 | 38,32,58,45] Desegnaĵo: granda konstruaĵo kun turo (la kongresejo), super ĝi la vorto «Esperanto» kaj dekstre kvinpinta stelo; sube la teksto «9. Internacia Kongreso Leipzig. 4.-10. Aŭg. 1929».
[REKLAMO p.7] 9. Internacia Kongreso Leipzig. 4.-10. Aŭg. 1929. — Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.
ĉiu plej forte eluzu tiun rimedon de interligiĝo. Sed ĉiu korespondanto pensu pli racie. Mi volas citi unu fakton.
Unu el la multaj sovetiaj korespondantoj skribis antaŭ kelkaj monatoj tre longan leteron al iu kontraŭalkohola societo. Certe la sendinto pensis pri la bona efiko de sia esperanta letero ĉe la alkoholkontraŭuloj, pri tio kiel oni utiligos lian materialon por la bono de laborista kulturo. Sed la sendinto forgesis, en kiun landon li sendis la leteron. Ĉi tie la poŝto malfermas ĉiun sovetian suspektindan leteron. Post la alveno — dek tagojn post la forsendo — komencis malbonefiki la letero. La poŝta burokrata aparato malhelpis la elliveron de la letero al la societo dum 3 semajnoj. Pri la pliaj malhelpoj konsekvence rezultintaj el tiu letero mi ne volas skribi ĉi tie. Sed tio devas esti averto por la K-doj, ke ili estu singardaj, redaktante leteron sendotan en blankajn regionojn. Nur se tia sendaĵo sen malhelpoj kaj sen malbonefikoj atingas sian celon, ĝi servas trafe por la intereso de nia klaso. P—mas.
Pri la radiko “drag”
Ne trovinte la radikon “drag” en niaj vortaroj, ni anstataŭigis ĝin en traduko de E. E. Y. per la oficiala radiko “tren”. Ni publikigas jenan klarigon senditan al ni de K-do E. E. Y.:
En mia artikolo “Socialismo en Islando” (pĝ. 95, kolono 3, lin. 40) vi anstataŭis “dragŝipo” per “trenŝipo“. Estas granda diferenco. Trenŝipo delonge enradikiĝis kun senco de Angle: Tug, france: Remorque, ŝipo, kiu trenas alian sur la surfaco de la maro. “Trawler” (angle) estas ŝipo, kiu per retoj “dragas” la fundon de maro aŭ malprofunde en la maro, kaj kaptas fiŝojn kiuj naĝas profunde en maro, vidu france “draguer” do mi uzis “dragŝipo”, kiu estas pli bona kaj pli preciza. E. E. Y.
LA SEKSA DEMANDO KAJ SENNACIULOJ
En n-o 207 de “S-ulo” mi mirigite legis anoncon de iu K-do pri lia deziro edziĝi. Ŝajnas al mi, ke multaj estos, kiuj malaprobos tian anoncon kaj opinios ĝian aŭtoron cinika aŭ eĉ burĝeca. Tamen mi deziras diri kelkajn vortojn pri ĝi kaj vortojn ne mallaŭdajn.
Ĉiu konsentos, ke ni sennaciuloj ne devas havi iujn ajn antaŭjuĝojn kaj devas pridiri kaj pridiskuti ĉiujn problemojn de l’ homa vivado. Ĉu la seksaj problemoj aŭ, se tio pli plaĉos, la problemoj de geedziĝo estas escepto?! — Mi pensas, ke ne! Ni priparolu, ekzemple, la fakton konkretan, ĵus menciitan.
Kial la K-do aperigis sian anoncon? Mi pensas, ke lia “asociiĝo de ideoj” estis tiela: — Mi deziras trovi edzinon-kamaradinon. Kiaj devas esti ŝiaj mensaj kvalitoj? — 1. Ŝi devas esti proletino; 2. ŝi devas esti revoluciema; 3. devas esti sennaciino; — tiuj ĉi estas la plej gravaj. Ĉu mi konas tian en mia loĝloko? — Ne, mi ne konas. Kie povas esti tiaj virinoj? — En diversaj lokoj de la mondo. Kiel mi povas turni min al ili? — Per la gazeto proleta, revoluciema kaj sennacieca — “S-ulo” . . . ktp.
Kaj rezulte la menciita anonco aperis. Ĉu estas tiu ĉi fakto kontraŭetika aŭ burĝeca? Mi pensas, ke ne! Kaj mi tre volus, ke la demando estu priparolata de diverslandaj Gek-doj.
11 746, horzono 9-a.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
BELGIO. Laŭ “Bulteno de FEO” kompare kun la pasinta jaro estas konstatebla malgranda malprogreso de la movado. Kiel kaŭzojn la gazeto nomas la profundan krizon, kiun trapasas la laborista movado ĝenerale. La konfuzo k dividiĝo inter la proletaro rejetas bonajn K-dojn en indiferentecon, k aliparte aktivaj esp-istoj forlasis la aferon, por anstataŭi aliloke mankantajn K-dojn. Sed tiuj, kiuj restas, estas pliperfektigataj en la scio de la lingvo k ni pli akcentas niajn penojn en praktika apliko de esp-o. En Bruselo funkcias 5 komencant-kursoj, 1 perfektiga. La tramista sekcio enhavas 35 membrojn. En Verviers funkcias 2 kursoj. En Liège ankoraŭ ne estis eble formi sekcion de FEO. Kurso en Welkenraedt. — FRANCIO. La venonta FEO-kongreso okazos 31. 3. ĝis 1. 4. en St. Etienne kun propaganda vespero en la antaŭtago ĉe Laborborso. En Bourges sukcesplena kurso. En Lyon 2 kursoj por komencantoj, 1 perfektiga. 1 kurso en Marseille, 1 en Meyzieu (Isère), 2 kursoj en Nancy, en Nîmes; la Parizaj kursoj ĝis nun kontentige funkcias, same tiuj en la ĉirkaŭurbo. 1 kurso en St. Etienne, St. Florent, Tourcoing, Tours, St. Pierre-des-Corps, Vierzon. Novaj grupoj en Cézanne (Marne), Ferryville (Tunizio); formiĝanta grupo en Aulnaz-sous-Bois. — POLIO. Varsovio. Laŭ decido de Kultura kom. funkcias 2-foje semajne 2 kursoj ĉe lab. sportklubo “Promien”, (45 p.); gvidas K-do Ŝpetrik. Granda entuziasmo ĉe la klubanaro. Similaj organizoj interrilatu. Adr.: Sporta
— paĝo 8 —
136 SENNACIULOklubo “Promien”, Varsovio, ul. Szczesliwa 11. — SOVETIO. Moskvo. Lasttempe kelkaj kluboj aranĝis specialajn prop. vesperojn dediĉitajn al “Internacia Interligo”. Tri vesperoj en Centraj kluboj de fervojistoj, konstrulaboristoj, Akademio de komunisma edukado (Raportoj k koncertoj). Artistoj kantis esp. kantojn. Same 15. 12. en klubo de nutraĵistoj kun Zamenhof-datmemoro. La vesperoj okazis dank’ al klopodoj de SEU-ĉeloj aŭ izolaj esp-istoj. Sed la elspezojn pagis la kluboj mem. Tiu lasta fakto montras la nunan fortecon de l’ movado en Sovetio. Ĉeestis la vesperojn sume ĉ. 2000 gelab-istoj. Tiflis. La movado tre sukcese disvastiĝas. Nova SEU-komitato tre vigle laboras. Urba Ekzekutiva Kom. disponigis tute senpage grandan ejon en urba centro por kursoj, kunvenoj, biblioteko ktp. Dank’ al vigla prop. k klopodoj de kelkaj esp-istoj estro de Tiflisa Popolkleriga Fako cirkulere proponis al ses 9—10-klasaj lernejoj enkonduki instruadon de esp-o, nedevige. Komenciĝis jam instruado en 4-a, 8-a k 97-a lernejoj. Sukcesaj kursoj en Transkaŭkazia Kom. Universitato (elementa k supera), “Zakgostorg”, en ejo de l’ Komitato (kelkaj kursoj) ktp. S. H.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
La redaktoro de brita radio-gazeto “World Radio”, unu el la oficialaj organoj de la Brita Brodkasta Korporacio kun granda legantaro, enhavos depost januaro rubrikon pri k en esp-o. Radio-parolantoj estas petataj sendi detalojn pri siaj paroladoj, stacio, ondlongo ktp. al Sekretario de B.E.A., 142, High Holborn, London W.C. 1.
La 18-a Germana Esp. Kongreso (neŭtrala) okazos paskon 1929 en Frankfurt-Main.
La 20-a Brita Esp. Kongreso (neŭtrala) okazos pentekoston 1929 en Canterbury.
Laŭ ĵus publikigita statistiko en 1928 sendis sume 117 radiostacioj en 22 landoj esp. prezentojn. Per tio la nombro da stacioj, kiuj ĝis nun disaŭdigis esp-aĵojn, kreskis ĝis 211 en 33 landoj, en Azio en 3 ŝtatoj 11 stacioj, en Aŭstralio en 2 ŝtatoj 11 stacioj, en Ameriko en 5 ŝtatoj 32 stacioj k en Eŭropo en 24 ŝtatoj 157 stacioj. Krom tio sume 68 radioĵurnaloj aperantaj en 25 landoj, presigis artikolojn favorajn al esp-o.
Esp-o nun estas enkondukita en ĉiuj (elementaj k superaj) lernejoj de la urbo Meissen (Germ.).
En la Saar-teritorio la Registara komisiono aranĝigis kurson por geinstruistoj kun pli ol 50 partopr., inter ili unu direktoro. La vojaĝkostojn por kursanoj ne loĝantaj en Saarbrücken pagas la kaso de l’ Reg. komisiono.
[BILDO p.8 | 38,8,65,14] Ornama vinjeto: malfermita libro kaj plumo en kadro, super la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
E. Lanti, La Laborista Esperantismo. Eldono de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. Form. 12½×18½ cm. Prezo: 0,40 mk. g. 40 paĝoj¹.
K-do Lanti faris tre utilan laboron verkante ĉi tiun broŝuron. Ĝis nun mankis al ni verketo, kiu iom detale klarigas kaj pravigas la starpunkton, celon kaj agadon de SAT. Ĉi tiu broŝuro forigas tiun mankon.
K-do L. trafe montras, ke la tendencoj de la evoluo de la homaro nepre kondukas al raciigado ankaŭ sur lingva kampo; ke ĉi tiu raciigado nur povas konsisti el enkonduko de artefarita lingvo; ke D-ro Zamenhof trovis la ĝustan solvon de la problemo kaj ke lia lingvo nun jam estas sufiĉe elprovita. Komence ĉiuj esp-istoj kune laboris por montri la taŭgecon de esp-o; burĝoj kaj proletoj, katolikoj kaj framasonoj, anarkistoj kaj policanoj kune propagandis la lingvon. Sed nun esp-o jam estas sufiĉe disvastigita. Venis tempo por fakigi la propagandon kaj aplikadon de esp-o. Laboristaj esp-istoj nun devas iri sian propran vojon. Krome estas nun eble ankaŭ uzi, utiligi la lingvon je la servo proletara. Necesas do organizi la aplikadon de esp-o por la klasaj celoj de la Laboristaro. Ĉi tiun taskon volas plenumi SAT. Kiel ĝi volas fari tion, estas detale klarigita en 13-paĝa ĉapitro. La cetera enhavo temas pri Sennaciismo kaj pri la rilatoj inter SAT kaj nacilingvaj asocioj esp-istaj kaj la oficialaj institucioj de la esp-istaro.
Efektive legindega broŝuro! Ĉiu lab. esp-isto devas posedi kaj legi ĝin. K-doj SAT-anoj, ne nur legu relegu ĉi tiun verketon, sed ankaŭ vendu ĝin al ĉiu ne-SAT-ana K-do, kiun vi renkontos! — N. L. E.
Adresaro de Esperantistoj en Svedio. Dediĉita al la 8-a SAT-Kongreso en Göteborg de Sveda Lab. Esp. Asocio. Eld. SLEA, Box 73, Göteborg. 48 pĝ. Form. 11½×15 cm. Prezo nemenciita.
Ĉi tiu libreto entenas la adresojn de ĉiuj organizitaj esp-istoj en Svedio. Laŭ ĝi ni povas konstati, ke en Svedio jam ekzistas forta branĉo de lab. esp-istoj, inter ili relative ankoraŭ tro malmultaj SAT-anoj. Sed ni povas konstati, ke depost apero de tiu ĉi adresaro, sekve de la Kongreso kaj la postkongresa propagando la nombro da SAT-anoj kaj abonantoj al “S-ulo” ĝojige kreskis. Esperu ni, ke simila adresaro post nelonge bezonos duoblan aŭ trioblan amplekson de ĉi tiu, por enteni ĉiujn adresojn! N. B.
Svenska Arbetar Esperantisten. La dec. n-ro de tiu ĉi lab. esp. gazeto estas tute dediĉita al la SAT-Kongreso en Göteborg kaj entenas krom interesaj artikoloj (ekz. pri nia kongreso kaj la sveda gazetaro) multajn fotojn kaj karikaturojn, kiuj grandparte aperis en la sveda gazetaro. (Interesatoj mendu ĉe la supre citita adreso.)
¹ Ni ne volis mem recenzi la verketon de K-do Lanti, tial ke ni rilatas kun li tro intime kaj sekve nia juĝo povus esti tro subjektiva. Alia Pariza K-do faris recenzon, kiun la gvidanto de “S-ulo” ne konsentis enmeti, ĉar ĝi estis tro laŭda kaj eble ankaŭ iom subjektiva. La ĉi suba recenzo aperis en Nederlanda Laborist-Esperantisto, kaj represigante ĝin ni tiel povas plej bone solvi la problemon. Red.
NEKROLOGO
La proleta malsano prenis el la vicoj de l’ SAT-anaro K-don
N. M. GRAĈEV (6319)
nian peranton en Ivanovo-Voznesensk, Sovetio, sindoneman kaj laboreman K-don. Ke lin anstataŭu multaj novaj asocianoj! Honoron al lia memoro!
SAT-anaro de “Ruĝa Manĉestro”.
NIA POŜTO
7803. — Ni absolute ne povas enmiksiĝi en la disputoj, okazantaj en via landasocio; ni neniam lasos nin gvidi per aliaj principoj ol tiuj, kiuj celas la bonon de la lab. esp. movado en la tuta mondo k ne nur la specialajn interesojn de iu lando. Ni dankas al vi pro viaj informoj, kiuj fakte montras, ke ni tute pravis en la starigo de la gvidprincipoj de SAT: La sennacieca organizmaniero estas ja la plej trafa por esp. movado tutmonda. E. L.
1187¹. — Se vi estus pli bone informita pri diversaj aferoj, vi certe ne tiom maltrafe atakus . . . viajn amikojn. Sed ni preferas tamen silente akcepti la batojn, kun la espero, ke pli malpli frue malfermiĝos viaj okuloj. Se tio okazos tro malfrue, ni ne dubas, ke vi mem pentos pro viaj bonintencaj . . . eraroj. — Ni konsentas disponi ĉi lokon por la de vi provizumota rubriko. Havigu al ni legeblan adreson, al kiu ni sendos materialon. E. L.
11 200. — La demandosignon ni faris antaŭgarde, ĉar en via manuskripto la vorto estis malbone legebla. Sekve ni ne estis certaj meti la de vi celitan vorton, kies senco cetere estas klara al ĉiu, kiu konas modernan urbon.
3398. — Via priskribo ricevita. Aperos laŭvice en la serio de “Tagoj”.
10 262. — Jes, via materialo estos uzata k kunlaboro estas ŝatata, precipe per originaloj. N. B.
Smolensky (Dunfermline). — Via pakajo revenis.
Libroservo de UEA. — La jarlibro de SAT ne estas vendebla.
¹ Vi sendube ricevis jam la n-on de “S-ulo”, en kiu troviĝas via artikolo.
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: Volksstimme, Chemnitz, 21. 7., Instruistaj salajroj en USSR, 27. 9., Spritaĵoj, 13. 12., Lernejoj en Sovetio, 28. 12., Lab. vivo en Argentino; Slovo ot Stanka, Rostov, 15. 12., Senlaborula klubo Barnsli (216); Glauchauer Tageblatt, 28. 7., Kiom da loĝ. havas Sovetio.
Priesper. artik. k notojn enpresis: Monde, Paris, 29. 12. (tuta paĝo kun kliŝo de “S-ulo” i. a.); Daily Herald, Lond., 28. 12.; Le Matérialiste, Laeken, dec., D. Deutsche Eisenb., Berl., 23. 12. (fino de kurso, rekomendo de esp. literat. k gaz.); Uj Elöre, N. Jorko, almanako (208 paĝoj), artik. k bildo); Las Noticias, Barcel., 9. 12., 16. 12., 23. 12.; L’Opinio, Barcel., 8. 12., 15. 12. (mencio de “S-ulo”, “La N. E.”); Krasnoje Černomorije, Novorossijsk, 2. 12. (pri vojaĝantaj esp-istoj); Volksstimme, Chemn., 11., 14., 16., 20., 23. 8.; Tageblatt, Limbach, 15., 18., 24., 29. 8.; Tageblatt, Falkenstein, 23. 8.; Planitzer Ztg., 14. ĝis 25. 8.; Tageblatt, Hartha, 8. 11., 15. 8.; Harthaer Nachr., 14. 8., Glauchauer Ztg., 11., 31. 8.; Glauchauer Tagebl., 10. 8.; Volksztg., Plauen, 28. 7.; Dan Jildizi, Tiflis (turklingva, per novaj latinaj literoj), okt.
Pri SAT-kongreso enpresis: Proletar, Tiflis (armenl.), n-o 184; Glauchauer Tageblatt, Glauchauer Ztg., 28. 7.; Volksstimme, Chemn., 7. 8., 25. 8.
Peresper. materialon enhavis: Travail, Lyon, 29. 12.; Proletar, Tiflis, n-roj 86, 155, 183, 189, 206, 220, 231; Volksstimme, Chemn., 27., 28. 8.; Kämpfer, Chemn., 15. 8.; Leninskije Vnučata, Rostov, 2. 12., 9. 12.; Za Mir i Trud, Novočerkask, 12. 12.
ENHAVO:
paĝo Tradicioj, Kultoj, Ceremonioj en Japanio . . . 129—130 El Argentino . . . 130 Al la monto nomata “Tri seĝoj” . . . 131 Alvoko por amnestio en Bulgario . . . 131 El vivo de sovetia vilaĝana infandomo . . . 132 El la historio de l’ socialismo (Daŭrigo) . . . 133 Buhara (Daŭrigo) . . . 133 Tra Esperantio — Recenzejo . . . 134—136
Preselo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 225, 24-a de januaro 1929
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 225 — APERAS SEMAJNE — 24. Januaro 1929
[BILDO p.1 | 42,3,54,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
NOVAN PAŜON ANTAŬEN!
Ni ne blufas — nek haltas: prudente ni antaŭeniras…
Jam de kelka tempo ni liveras ĉiumonate dekdu-paĝan n-on de “S-ulo”, anstataŭ la ok-paĝa promesita — kaj por la sama abonprezo. Nu, hodiaŭ ni sciigas kontente al nia Abonantaro, ke de nun dufoje en la monato ni liveros dekdu-paĝan n-on. Kaj ni havas la konvinkon, ke ne pasos multe da tempo ĝis ni povos aperigi “S-ulon” ĉiusemajne kun dekdu-paĝa amplekso.
Ni ja fidas al niaj fervoruloj kaj aktivuloj. Nia decido certe duobligos ilian fervoron. Armite per la hodiaŭa sciigo, instigite de la deziro ricevi ĉiusemajne dekdu-paĝan kajeron da interesa legaĵo, abunde ilustrita, ili certe sukcesos bombardi la Administrejon per novaj abonoj. Ili ataku sur la tuta fronto; ni liveras al ili bonan armilon, la venko estas certa.
Inter la Gek-daro troviĝas kelkdeko da modelaj varbantoj kaj agitantoj; kelkaj eltrovas mirindajn rimedojn por disvastigi “S-ulo”n; ili faras ĉion eblan por pligrandigi la nombron da abonantoj. Ni havas K-dojn, kies entuziasmo restas ĉiam freŝa, neniam rompebla, kies aktiveco kreskas kun ĉiu ero da sukceso. Sed ili estas ankoraŭ tro malmultaj. Ne sufiĉe da K-doj konscias la gravecon de gazeto por iu ajn movado; tro multaj senkuraĝiĝas ĉe la unuaj malfaciloj renkontataj en ilia varbado.
Estas eĉ regionoj, kie “S-ulo” ne antaŭeniras (ne parolante pri “blankaj landoj”). Tie la K-doj devas nepre vekiĝi. Necesas starigi kontakton kun ĉiuj laboristoj, kiuj ekstudis esperanton. Ni devas starigi “S-ulo”n sur plej larĝan bazon en la tutmonda laborista movado. El la finiĝontaj esperantaj kursoj ni varbu ĉiujn, kiuj restis fidelaj ĝis la lasta leciono. Necesas konvinki ilin, ke por perfektiĝi kaj fariĝi spertaj esperantistoj, ili devas regule, daŭre legadi “S-ulo”n. La kursgvidantoj klarigu, ke nur per daŭra legado kaj praktikado de esperanto oni akiras fundan scipovon de la lingvo.
* * *
Se ni vokas al vi, fervoruloj, aktivuloj, pioniroj de la movado, por denove pli intense streĉi viajn fortojn, ni faras tion por potencigi la aparaton, kiu servas al vi kaj al ĉiuj membroj de nia Asocio.
Sen bona kaj multlegata gazeto neniam nia movado estos vere forta; neniam ni akiros influon en la laborista movado, se ni ne sukcesos atingi, ke “S-ulo” povu esti komparinda kun iu ajn nacilingva laborista gazeto. Ĉiuj konsciaj SAT-anoj devas ĉiel klopodi por ke plej baldaŭ ni povu liveri ĉiusemajne dekdu-paĝan kajeron de “S-ulo”.
Ni havas la firman konvinkon, ke estas eble, eĉ facile akiri 4000 abonantojn. Sufiĉas, ke ĉiu faru sian devon.
* * *
Kiam “S-ulo” aperis ok-paĝe, okazis ne malofte, ke ni ne povis enmeti ĉiun bonan materialon ricevitan. Pro tio, kelkaj K-doj malkuraĝiĝis kaj ĉesigis sian kunlaboradon. Ni esperas, ke ili rekuraĝiĝos kaj denove provizos nin per bonaj manuskriptoj. Ili aldonu bildojn kaj zorgu, ke ĉiurilate la materialo estu interesa kaj plaĉa.
Ne nur la amplekso de nia gazeto devas kreski, sed ĝia enhavo ja devas fariĝi pli kaj pli valora.
Niaj gvidprincipoj restas jenaj: 1. “S-ulo” estu la malplej kosta gazeto en Esperantio; 2. ĝi estu la plej ampleksa; 3. ĝi estu la plej valora.
Kun la helpo de ĉiuj konsciaj SAT-anoj ne povas esti dubo, ke tiuj niaj principoj pli kaj pli transiros en la praktikon.
SENNACIULO.
Noto: Kun la pliampleksigo de la gazeto ni povos de nun akcepti grupajn fotojn por aperigo en “S-ulo”, kondiĉe ke la grupoj mem liveru la kliŝojn aŭ pagu al la administranto la prezon por kliŝigo. En ambaŭ okazoj la kliŝoj restas propraĵo de la grupo kaj la administranto, estas preta, se oni petas, resendi la kliŝon afrankite.
— paĝo 2 —
138 — SENNACIULO
BAZAJ PRINCIPOJ DE L’ MARKSISMO
La tri fundamentaj kolonoj de l’ marksismo estas la dialektika metodo, la materialista histori-koncepto kaj la analizo pri la kapitalista ekonomio.
La dialektika metodo estas la esprimo, la ideologia rebrilo de l’ reala disvolviĝo en la mondo. Ĝi ne vidas la aferojn tiaj, kiaj ili estas, sed tiaj, kiaj ili fariĝas. Ĝi neniam fiksiĝas al donita punkto sur la linio de l’ senĉesa estiĝado, sed ĝi ekkaptas tiun punkton en sia movo, kiel tendenco, kies realigo efektiviĝas en la interpuŝiĝo de l’ kontraŭecoj, kiu sinteziĝas en superan unuon. Komprenante ĉiun disvolviĝon kiel senfinan procezon, ĝi konas nek absolutajn verojn, nek fiksajn dogmojn, nek formulojn validajn unu fojon por ĉiam. Ĝi ne povas halti ĉe definitiva konkludo, ĉar la mondo evoluas pluen, novaj kontraŭecoj kreiĝas, naskante per sia interpuŝiĝo novan realon.
La materialista histori-koncepto klarigas la historiajn okazantaĵojn, la socian organizadon, la ideojn kaj la kredojn, la jurajn rilatojn kaj aliajn, de donita epoko, per la maniero kiel la homoj produktas siajn vivrimedojn. Estas nur la scienca aplikado de l’ banala vero, ke por havi ideojn, la homoj devas manĝi, konsistigi socion kaj organizi sian kolektivan vivon. Morta homo ne pensas. Ĉe la lumo de ĉi tiu koncepto, la sciencaj, religiaj, politikaj ktp. doktrinoj, la celadoj kaj agoj de la skoloj kaj de la partioj, kiuj kontraŭstaras sin en la socia vivo, aperas lastvice kiel la rebrilo de l’ ekonomiaj rilatoj difinantaj la tutan superstrukturon socian kaj ideologian.
La marksista analizo pri la kapitalista ekonomio malkovris, sub la ekstera aspekto de l’ politika egaleco kaj de l’ valor-interŝanĝo, la ekspluatadon de la homo fare de la homo. Ĝi kondukas la fenomenojn de la surfaco, de la cirkulado, de la borso, de l’ merkato, al leĝoj rigoraj, kiuj superregas la aktivecon de ĉiuj produktadaj kaj cirkuladaj fortoj, kia ajn estu la videbla sendependeco de ĉiu unuopa kapitalisto rilate al siaj kolegoj, kia granda ajn estu la libereco de l’ dungito elekti la kapitaliston, al kiu li vendas sian laborforton. La ekonomia analizo de Marks malkovras fine la kontraŭdirojn inter la diversaj leĝoj, kies kunludo reguligas la meĥanismon de l’ ekspluatado de la laborforto kaj de la realigo de l’ plusvaloro. Ĉi tiuj kontraŭdiroj difinas la celadojn klare signitajn direkte al la kreado de nova socia ordo, la komunismo:
Konkurence kun tiu ĉi centraligo, aŭ la elproprigo de multaj kapitalistoj fare de kelkaj, disvolviĝas la koopera formo, en skalo pli kaj pli granda, de l’ laborprocezo, la racia apliko de l’ scienco al la tekniko, la sistema ekspluatado de l’ grundo, la transformado de l’ unuopaj produktrimedoj en rimedojn utiligeblajn nur komune, la ekonomiigo de ĉiuj produktrimedoj por ilia utiligo kiel produktrimedoj de socia kombinita laboro, la eniro de ĉiuj popoloj en la retaĵo de l’ mondmerkato, kaj konsekvence la internacia karaktero de l’ kapitalista reĝimo. Laŭ la mezuro, kiel malpliiĝas la nombro da grandaj kapitalistoj, kiuj alproprigas kaj monopoligas ĉiujn profitojn el ĉi tiu transforma procezo, oni vidas pliiĝi la mizeron, la subpremon, la sklavecon, la degeneradon, la ekspluatadon, sed egalmezure la ribelon de l’ laborista klaso, kiu pligrandiĝas senĉese kaj kiu estas spertigita, unuigita, organizita per la meĥanismo mem de l’ procezo de kapitalista produktado. La monopolo de l’ kapitalo fariĝas la kaptilo por la produktmaniero, kiu disvolviĝis kun ĝi kaj per ĝi. La centraligo de l’ produktrimedoj kaj la sociigo de l’ laboro atingas punkton, kie ili ne plu akomodiĝas al sia kapitalista envolvaĵo kaj krevigas ĝin. La lasta horo de l’ privatkapitalista propraĵo sonis. La elproprigintoj estas elproprigataj siavice¹.”
Ĉi tiuj tri fundamentaj tezoj formas, en sia kuniĝo, la marksismon. Ĉu ili hodiaŭ estas skuitaj tiele, ke oni rajtus paroli pri krizo de l’ marksismo? Neniel. La dialektika metodo estas la ĝenerala leĝo de ĉiu evoluo. Nenio ĝin malkonfirmis ĝis nun. La ekonomia determinismo, tiel vive kontraŭbatalata, trabatis al si la vojon, kaj eĉ la burĝaj scienculoj turnas sin pli kaj pli ofte al tiu ĉi metodo por klarigi la historion (ekzemple, Henriko Se, france: Henri Sée). La argumentoj de De Man kaj de Istm’n (angle: Eastman) kontraŭ la materialista histori-koncepto entenas nenion originalan, nenion, kio ne jam estus refutita de Marks, Engels, Plekanov kaj aliaj marksistoj. Rilate al la analizo de l’ kapitalista ekonomio, sur kiun koncentrigas sin la atakoj de ĉiuj, kiuj iras “trans la marksismon”, ni pruvos aliloke, punkton post punkto, ke la ekonomia doktrino de Karl Marks estas konfirmita per ĉiuj faktoj, ke nenio ĝin malkonfirmas, ke ĉio ĝin plifirmigas.
Sed tio ne signifas, ke la marksismo estas eterna. Se la dialektika metodo, sur kiu ĝi bazas, estas ĝusta, la marksismo devos, ĝi mem, cedi iutage la lokon al supera unuo. La venko de l’ socialismo realigos “la salton el la regno de l’ neceso en la regnon de l’ libero”, pri kiu parolis Engels. En socio liberigita de blindaj ekonomiaj leĝoj, kiuj ĝin regas hodiaŭ, la ekonomia determinismo troviĝos ekstervalida. La analizo pri la kapitalista ekonomio, ĝiaj leĝoj kaj ĝiaj tendencoj, estos plue nur studobjekto por arkeologoj. De l’ tuta marksismo restos ne pli ol la dialektika metodo, rebrilo de l’ movado de la realo en la homa cerbo, kiu nur povas malaperi kun la raso aŭ kun la homa intelekto¹. La dialektika bazo malhelpas do la marksismon ostiĝi per la ripetado de l’ samaj formuloj. La marksismo povas resti ĝi mem nur sub la kondiĉo de konstanta analizado de l’ realo, kiu evoluas kaj kiu devigas ĝin evolui siavice. Marksisto povas esti ortodoksa nur sub la kondiĉo, ke li senĉese ree pridiskutas la sendube akiritajn verojn, inkluzive la parolojn de l’ majstro.
Marksisto estas herezulo, se li limiĝas je tio ripeti maŝine la frazojn, la konsilojn, la devizojn de Karl Marks, t. e. se li estas ortodoksa en la senco, kiel la Eklezio konceptas tiun ĉi esprimon. Marksisto povas resti ortodoksa nur je la prezo de daŭraj “herezaĵoj”. Sed tiu ĉi herezula ortodokso enhavas precize la kondiĉon por konservado de l’ marksisma fundamento, de l’ dialektika metodo. Forlasu ĉi tiun metodon, kaj vi estos ĉu herezulo, ĉu ortodoksulo en la ordinara, vulgara, religia senco de tiu termino. Konservu la dialektikon: la ortodokso estos herezo, kaj la herezo-ortodokso.
Primus.
¹ K. Marks, La Kapitalo, vol. IV. Eldono Costes, pĝ. 273/274.
¹ Istm’n sendube ne faris tiujn ĉi pripensojn, mokante pri Roza Luksemburg, kiu asertis, ke la marksismo portas en si la ĝermojn de sia propra formalapero.
[REKLAMO p.2] La Protokolaro de la VIII-a SAT-Kongreso estas nur 64-paĝa. Sed la kompostaĵo estas densa, kun multaj mallongigoj; rezultas el tia aranĝo, ke la kajero entenas materialon kapablan plenigi 100 paĝojn. Jes, 100 paĝojn — kaj ĝi kostas nur la ridinde malaltan prez. de 0,50 mk. g. Cetere, eĉ se tiu Protokolaro kostus duoble pli kare, ĉiu SAT-ano devus tamen havigi al si tiun necesan dokumenton. Sekve ĉiu havas duoblan motivon por tuj mendi al Administrejo de SAT, Colmstr. 1 Leipzig O 27 (Germanio).
[BILDO p.2 | 60,84,66,89] Kvinpinta stelo, ornamo de la reklamo pri la Protokolaro.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 139
LA CERBO DE LENIN
Post la morto de grandaj homoj iliaj cerboj transiras al la dispono de l’ sciencaj institucioj. Tiuj lastaj okupas sin pri tio esplori la internan konsiston de l’ cerbo. Por tia esplorado ekzemple
[BILDO p.3 | 9,17,35,42] Desegnaĵo: profila portreto de Lenin, turnita dekstren.
21. I. 1924 — 21. I. 1929
oni prenis la cerbon de Leo Tolstoj. Por tiu celo oni ankaŭ prenis la cerbon de Lenin. La instituto por esplori la cerbon de V. I. Lenin, organizita en 1924 ĉe l’ popolkomisario por sanigo, sufiĉe fruktodone solvas la problemon de granda graveco — doni materian fundamenton al la plej alta nervo-psika agado de l’ homo.
La materialistaj metodoj de esplorado la proceson de l’ plej alta nervo-psika agado komencis praktikiĝi nur en la lastaj jaroj. Tiurilate meritas eksterordinaran atenton la t. n. cito-arĥitektonika metodo, kies reprezentanto estas profesoro Foĥt (germane: Vogt). La esenco de tiu metodo laŭ prof. Foĥt, kiu estis invitita de la soveta registaro por esplorado de l’ Lenina cerbo, estas jena:
En la cerbo distingiĝas kaĝoj el grajno kaj kaĝoj piramidecaj. La diferenco inter piramidecaj kaĝoj kaj kaĝoj el grajno konsistas en tio, ke la unuaj estas pli grandaj kaj donas siajn disbranĉaĵojn je grandaj distancoj — ĝis unu metro. La piramidecaj kaĝoj ligiĝas (asociiĝas) kun aliaj kaĝoj kaj servas kiel bazo por pli alta psika vivo kaj agado.
La el la cerbo de Iliĉ pretigitaj preparaĵoj, kompare kun la preparaĵoj faritaj el la cerbo de ordinaraj homoj, montris grandegan diferencon en la strukturo de la cerbo de Lenin kaj tiu de ordinara homo.
La piramidecaj kaĝoj ĉe Iliĉ estas evoluigitaj pli forte, la asociigaj fibroj inter ili estas evoluigitaj pli grande, la kaĝoj el grajno estas ankaŭ multe pli grandaj kaj pli helaj. Tio laŭ klarigo de prof. Foĥt montras, ke la asociiga kapablo ĉe Lenin estis multe pli alta ol ordinare, la spirita vivo havis riĉan materian bazon (la grandan evoluecon de piramidecaj kaĝoj kaj kaĝoj el grajno). La sentoj kaj impresoj ricevataj per la piramidecaj kaĝoj en unu loko, estis korektitaj kaj plibonigitaj en tuta vico da impresoj, ricevitaj de la aliaj kaĝoj kun iliaj kunligantaj markotoj.
Tie ĉi ankaŭ evidentiĝas la fundamentaj trajtoj de la psiko de Lenin: lia genieco, lia kapablo eksterordinare rapide analizadi en komplikaj situacioj kaj problemoj kaj la kapablo al rapida ago.
La esplorado de l’ cerbo de Lenin daŭras. La scienco evidente sukcesos per la materialista metodo malfermi
[BILDO p.3 | 36,60,62,83] Foto: maljuna profesoro kun barbo kaj okulvitroj, en blanka kitelo, sidanta ĉe mikroskopo.
Profesoro O. Foĥt la plej eminenta reprezentanto de nova esplorbranĉo, la cerb-esplorado
multon, kio al ni ne estis konata en la sfero de l’ procezo de la plej alta nervo-psika agado. La interesa laboro komencita de Foĥt kaj liaj lernantoj estas daŭrigata.
S. Kudrjavicki (10262).
[REKLAMO p.3] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO — N-o 7 — La Vojo al Scienco de Estonto de Akadem. Fersman. Kun speciala antaŭparolo de l’ aŭtoro por la esperanta eldono. — Tre interesa popular-scienca verketo, tute aktuala, montranta larĝajn perspektivojn en la estonton. — Ĝin ĉiu K-do legos kun granda ĝojo. Prezo: 0,60 mk. g. Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
LA NEGRA PROBLEMO EN AMERIKO
La negro, “tiu ĉi kampulo de ĉie kaj ĉiam”, kiel esprimas sin F. L. Söl (germ.: Schoell) en studo pri la “negra renesanco” en Usono, estas dum la lastaj jaroj transĵetita el la patriarka mezepoko en plenan industrian dudekan jarcenton, kaj troviĝas nuntempe en plena periodo de adaptiĝo.
La enurbiĝo de l’ negroj estas fakto: la migrado de l’ kamparanoj kaj farmistoj negraj al la urboj de l’ nordo plifortiĝis post la milito, tiagrade ke Nov-Jorko nombras nuntempe 200 000 nigrajn loĝantojn kaj ke ses urboj — Baltimoro, Ĉikago, Nov-Orleano, Nov-Jorko, Filadelfio kaj Vaŝingtono sume nombras preskaŭ milionon da negroj. Harlem, unu el la multnombraj holandanaj urbetoj kreitaj origine ambaŭflanke de l’ Höds’n (angle: Hudson)-enfluo, fariĝis dum ĉi tiuj tridek lastaj jaroj vera amerika ĉefurbo de l’ nigra raso. Konsistiĝis malrapide, en tiuj ĉi grandaj centroj, speco de negra mezklaso. La negroj de Harlem posedas preskaŭ la tutan bienaron, ĉiujn domojn, ĉion netransporteblan de sia ĉefurbo. Negraj familioj havas prosperajn entreprenojn, precipe interhelpajn kaj asekurajn; ekzistas negra gazetaro, kiu nombras 500 semajnajn ĵurnalojn por tuta Usono kaj kiu ekflamigas la negran fieron, la afrikan grandon de la raso. Ĉiu individua sukceso akirita de negro en la mondo estas senpere kreditigata al la tuta raso. Ekzistas flanke de l’ negra arto, kiun la blankuloj larĝe kunhelpis modigi, negro-amerika literaturo, en kiu evidentiĝas, ke eble kiel poetoj la usonaj negroj estas la plej dotitaj. Kiel plilarĝigo de tio, kion Söl nomas la “horizonto de l’ negroj”, ekzistas la altiriĝeco de Afriko, tia malproksima voko de l’ lango kaj de la raso. Ekzistas negra naciismo — bazita ne tiom sur la historia kaj tradicia komuneco, sur pasinto de sklaveco kaj estanto de humiligoj — kiu kreiĝas kaj evoluas.
Kiun solvon oni vidas por tiu ĉi problemo de l’ amerikana vidpunkto? La verkinto notas, ke la miksiĝo de l’ rasoj forigos eble iun tagon “la kolor-barieron”, sed necesos longaj jaroj. Li notas, ke jam ekzistas du milionoj da duonnegroj en Usono, ke apenaŭ ekzistis antaŭe ŝtatoj tute blankaj, dum nune ne ekzistas plu eĉ unu sola.
La ironio estas la ĝojo en la saĝo. Ĝi estus tro malhela sen tia fulmeto; ĉar fundamente la saĝo estas akra k malgaja, k entenas ian abnegacion kaj rezignacion.
ANATOL FRANS
— paĝo 4 —
140 — SENNACIULO
Kamparlaborista mizero en Bavario
La germana kamparlaborista unuiĝo profesia nuligis por tuta vico da distriktoj de la germana regno la tarifojn (intertraktatojn). Se tiuj ankaŭ ne tuŝas la ekstergermaniajn laborulojn, mi tamen opinias, ke la sekvantaj linioj eble estas interesaj por multaj sennaciecaj K-doj.
Kiel parlamentano Hörnle antaŭ kelkaj semajnoj pruvis per sia parolado en la germana parlamento, la kamparlaboristo estas duona sklavo de sia entreprenanto. Ne nur li, sed ankaŭ lia familio, de la plej juna infano ĝis la edzino, estas servigitaj al la mastro. Kuraĝante postuli sian tarife fiksitan rajton, plej ofte la kamparlaboristo riskas ne nur maldungon, sed eĉ eligon el la loĝejo, kiu en plej multaj okazoj apartenas al la mastro, ĉe tiu li laboras. Ne estas diferenco, ĉu temas pri princo aŭ grandbienulo de la Bavara Popolpartio (eklezia) aŭ pri gvidanto de la Bavara agrikultur-posedanta partio; ili ĉiuj estas samaj rilate al siaj dungitoj. La reprezentantoj de tiuj ĉi “sinjoroj” efektivigis kun la kamparlaborista unuiĝo en Supra Bavario intertraktaton, kiu fakte estas la tarifjura fiksado de la sklavigo al kamparlaboruloj. Unue estas decidita pri la labortempo, ke ĝi “regule” estu:
| Ekde 1. 11. 28 | ĝis 28. 2. 29 | 8 horoj |
|---|---|---|
| „ 1. 3. 29 | „ 15. 5. 29 | 10 „ |
| „ 16. 5. 29 | „ 15. 9. 29 | 11 „ |
| „ 16. 9. 29 | „ 31. 10. 29 | 10 „ |
Sed tiu ĉi meznombra dekhora “normallabortempo” ne sufiĉas; la 2-a paragrafo decidas la plenumon de kromhoroj “laŭ la bontrovo de la labordonanto”. La nombro de la kromhoroj tute ne estas difinita, do, ĝi estas tute laŭvola. La kamparlaboristoj, okupitaj pri stallaboroj, krome estas devigataj plenumi “necesajn laborojn en la stalo” ankaŭ dum dimanĉoj kaj festotagoj sen speciala pago. Praktike do rezultas el tio, ke stallaboristoj dum la tuta jaro eĉ ne ĝuas unu solan liberan dimanĉon kaj ne ricevas eĉ ian pagon por tiu festtaga laboro, se tio plaĉas al la mastro. Tiele la grandbienuloj en Bavario (la plej nigra eklezia parto de Germanio) observas la dimanĉon.
Kio validas por la stallaboristo, iagrade ankaŭ validas por la melkistoj. Ĉi lastaj simple rajtas postuli “12 liberajn tagojn dum jaro”, t. e. ĉiumonate unu tagon, kiun cetere la mastro povas doni dum la semajno. Libertempo por ĉiuj laŭ tarifo dungitaj kamparlaboristoj post unujara okupiĝo ĉe sama mastro estas 2-taga. Tio estas la kondiĉoj, sub kiuj pasas antaŭ niaj okuloj la tragedio de bavara kamparlaboristo. Por tiu ĉi dumviva sklaveco la kamparlaboristo en nia demokrata respubliko ricevas salajron, kiu apenaŭ sufiĉas por nutri la familion ĉiutage per terpomoj kaj faruno. La plej bone pagata kamparlaboristo en Supra Bavario en loka klaso A ĉe 8-hora labortempo ricevas kontanta mk. g. 2.48 kaj ĉe 11-hora labortempo mk. 4.41. Tiuj ĉi salajroj validas por semajntaga kaj por dimanĉa laboro. En la plej malalta ŝtupo kamparlaboristo 20-jara kaj pli aĝa ricevas ĉe 8-hora labortempo mk. 2.18 kaj ĉe 11-hora labortempo mk. 3.—; 15—16-jara nur perlaboras potage mk. 1.10 ĝis 1.51. Pli mizera eĉ estas la stato de la laboristinoj, kiuj, kvankam ili laboregas sammulte kiel la viroj, tamen malplimulte perlaboras. 20-jaraj kaj pli aĝaj virinoj ricevas en la loka klaso A mk. 1.86 ĝis mk. 2.56; 15—16-jaraj ricevas mk. 0.82 ĝis mk. 1.13. Pro tiel mizeraj salajroj estas tute kompreneble, ke la kamparlaboristaro ĉiamaniere provas, ŝanĝi sian laboron kun la industria laboro. La salajroj de la melkistoj ja estas iom pli altaj, sed ili atingas posemajne plejbonŝance nur mk. 20.07 ĝis mk. 24.96. Melkistinoj en la plej malalta loka klaso eĉ nur ricevas mk. 15.07 posemajne.
Kun tiuj ĉi mizeregaj salajroj krome estas donataj tielnomataj “Deputatoj” (pago per naturproduktoj, do, terpomoj, lakto kaj faruno ktp.), kiuj kompreneble tute ne sufiĉas por tuta kamparlaborista familio. Por kamparlaboristoj, ne loĝantaj en mastra loĝejo, krome estas pagata loĝejaldono, kiu atingas sian plejan altecon en la suprabavariaj banlokoj per mk. 14.00 pomonate. Krom tio la “tarifo” ankoraŭ enhavas la paragrafon, ke laŭkvante pagata laboro ne povas esti malakceptata principe.
Tio ĝenerale estas la kondiĉoj, sub kiuj la bavara kamparlaboristaro vivas. Oni certe devas konsenti, ke bonnutrita sklavo de la antikva roma imperio laŭcirkonstance posedis pli da libereco, ol la kamparlaboristo en la plej bona el ĉiuj respublikoj (?).
Laŭ Neue Zeitung (Nova Gazeto) esperantigis Milok Centdek.
La nuntempa tajlor-metio en Anglio
Antaŭ jaroj tajloro estis persono, kiu preninte iom da ŝtofo scipovis fabriki el ĝi kompletan vestaĵon — laŭ angla diro “de krajondesegno ĝis la butontruoj”. Sed ne estas tiel nuntempe. Hodiaŭ la tajlorado estas nur parto de la fabrik-procedo.
Antaŭ kelkaj jaroj, por malpliigi la laborkostojn, oni en Lids (angle: Leeds) elpensis la “dvid (angle: dwid)-sistemon” de vest-fabrikado, kaj pro tiu fakto Lids nuntempe estas la ĉefa vestfabrikejo de Anglio. Pro ĉi tiu “kvazaŭ-Ford”-a sistemo de fabrikado estas necesa preskaŭ cento da diversaj metiistoj por fari la tri vestaĵojn: jako, veŝto kaj pantalono.
La fabrik-maniero estas jena: La ŝtofo komence estas desegnata kaj poste pasas al la eltranĉisto, kiu post sia prilaboro pasigas ĝin al la subŝtofa tranĉisto. Post tio la tri vestaĵoj disigite estas sendataj al siaj propraj fabrikoj. La jako dividiĝas inter la faristoj de la manikoj, poŝoj, subŝtofo, butontruoj, kolumoj ktp. Post kiam ĉiuj finis sian laboron, la kunigisto kunigas ĉiujn partojn, kaj jen — la aĵo estas preskaŭ preta. La butonoj alkudriĝas maŝine, kaj per maŝin-vaporpremilo oni ordigas la tutan ĵaketon. La veŝto kaj pantalono samtempe kaj samprocede estas prilaboritaj, kaj post unu horo la tuta kompleta vestaĵo estas finpretigita. Estas firmo en Lids, kiu havas kvinmilon da gelaboristoj — plej multe virinoj. Kaj vizitantoj ofte estas trakondukataj tra la fabriko. La firmo ĉiam donacas veston al unu el la vizitantoj. Oni mezuras la vestricevonton, kaj tiu, travaginte la fabrikon, ricevas la pretan vestaĵon en la oficejo.
La dividsistemo havas, laŭ la laborista vidpunkto, malbonajn flankojn. Unue, la sola spertulo estas la tajloro, kies nura laboro estas bone formi la kolumon. Aliaj labor-partoj estas farataj de ĵus lernejon forlasintaj junuloj, ĉar la farotaĵo estas tiom dividita, ke sensperta infano, post kelkaj minutoj, scias fari ĝin. Pro tio, kvankam en Lids troviĝas pli ol kvindek mil “tajlormetiistoj”, ne estas unu el cent, kiu estas vera “tajloro”. La aliaj estas nur partfaristoj kaj maŝinzorgistoj. Kompreneble, sub tiuj kondiĉoj la salajroj ne estas altaj, plej ofte oni pagas laŭpece; sed dum la somera sezono, kiam ni estas plej okupataj, la salajroj estas sufiĉe kontentigaj. Dum la vintro — de oktobro ĝis marto — male oni laboras nur dek ĝis dudek horojn ĉiusemajne.
Alia malbona flanko estas, ke neniu havas ŝancon lerni metion. Oni nur lernas parton de metio. Kaj ĉar tial oni malfacile trovus novan laborejon, la mastroj ĉiam minacas maldungi tiun, kiu agas kontraŭ la interesoj de la firmo.
Unu bona flanko ekzistas en tiu ĉi sistemo. Komplika maŝinaro povas esti facile malfunkciigata, kaj strikante oni malfunkciigas la sistemon. Sed lastatempe la mastroj enkondukas novajn maŝinojn, kiuj kompreneble faras pli da laboro. Dume la vestaĵfaristoj daŭras porti sur siaj korpoj ĉifonojn.
L. B. (8048), Lids.
— paĝo 5 —
SENNACIULO — 141
★ DIVERSAĴOJ ★
Kresko de l’ ŝtata buĝeto
En Sovetio, malgraŭ objektivaj malfavoroj (blokado, malbonigo) la ŝtata buĝeto en 1926/27 havis kiel rezervon 100 milionojn da rubloj; restis neelspezitaj 52 milionoj; la enspeza parto donis pluson da 230 milionoj, kompare kun pasinta jaro kresko je 33%. — La kresko kontraŭ la pasinta jaro en buĝeto de 1927/28 estas 1 268 000 000 rbl.; ¾ de la sumo estas elspezitaj por popola mastrumado, el tio sekvas malkresko de senlaboreco, plibonigado de l’ vivo. Por industriigo en la buĝeto por 1928/29 estas fiksitaj 1659 milionoj da rubloj. (3409)
Interesa eltrovo
En suda Siberio, inter la riveroj Ĉitaligac kaj Kandos, oni eltrovis naŭ vilaĝojn kaj ses vilaĝetojn, kies ekzisto estis tute nekonata. La loĝantaro konsistas el malnovaj kreduloj, kiuj parolas duonslavan, duontataran lingvon kaj okupas sin pri ĉaso kaj agrikulturo. Ilia vivmaniero estas iom simila je tiu, kiu ekzistis en Rusio dum la deksepa jarcento. Ili ne havis la plej malgrandan ideon pri la ekzisto de l’ soveta potenco nek, cetere, pri la ŝanĝiĝoj okazintaj en Rusio depost la 18-a jarcento. La Scienca Akademio sendas specialan delegitaron por studi tiujn ĉi strangajn homojn, kiuj vivas kun malfruo de tri jarcentoj.
Homoj kun vostoj
En Londono antaŭ nelonge aperis libro “La neeltrovita Aŭstralio”, en kiu ĝia aŭtoro, Hubert Vilkins, la konata esploristo en arktaj landoj, priskribis interalie genton, kiu per sia vivmaniero apartenas al la ŝtona epoko kaj distingiĝas per tio, ke la homoj havas vostojn. Li vidis ilin sur la insulo Milingibi, plej ofte ĉe grupo de Krokodilaj insuloj, kaj skribas jenon:
“Tiuj homoj havas neniun vestaĵon, kaj ĉe la plimulto el ili oni povas rimarki interesan fiziologian distingaĵon. La lastaj du aŭ tri ringoj de l’ spino elstaras en formo de malgranda vosto. Ĝi ne estas tiom rimarkebla kiel ĉe kelkaj afrikaj gentoj, sed tiom longa, ke ĝi estas videbla sur fotografaĵo.”
Vilkins skribas ankaŭ, ke la sovaĝuloj konfesis al li, ke ili estas kanibaloj, sed estas gvidataj per difinitaj reguloj, kiu kiun povas manĝi. “Nur la junuloj — ili diris — rajtas manĝi malgrandajn infanojn. La korpon de l’ junaj knabinoj rajtas manĝi nur maljunuloj. Al virinoj estas malpermesite manĝi ne-plenaĝajn knabojn, sed ĉiuj povas manĝi plenaĝajn virojn kaj virinojn.”
S. K. (10 262).
Pri la situacio de rusaj virinoj en Hungario
Dum la mondmilito la hungaraj militkaptitoj edziĝis en Rusio kun rusaj knabinoj laŭ rusaj leĝoj. Post la milito la militkaptitoj hejmen venis kune kun siaj edzinoj. Alveninte Hungarion, tre multaj inter ili tuj ĉe la stacidomo forlasis la edzinojn. Imagu al vi la situacion de tiuj malfeliĉaj virinoj. Mi ĝuste tiam estis ĉe la orienta stacidomo de Budapeŝto, kiam alvenis vagonaro kun el Rusio revenintaj estintaj militkaptitoj. Inter ili estis 13 rusaj virinoj; mi proksimiĝis kaj alparolis ilin, demandante, kiu novaĵo estas en Rusio? Post kelkaj minutoj la edzoj diris al siaj edzinoj, ke ili devas iri al la polico por peti pasporton kaj per ĝi daŭrigi veturon al siaj vilaĝoj. La edzinoj konsentinte restis kaj atendis ilin. Sed pasis 3—4 horoj kaj la edzoj ne revenis. Nur 4 honestaj viroj revenis, kaj la aliaj 9 virinoj restis tie plorante kaj malesperiĝinte. Kiam mi vidis, ke la edzojn jam vane ili atendas, mi vokis policiston kaj petis lin pri helpo. La policisto forkondukis ilin al la polictransportejo. Tio estas arestejo, kie la punitoj de la polico, ĉu politikaj, ĉu ŝtelistoj, ĉu prostituitoj, ĉu devige hejmen transportitaj estas kunamasigitaj. Tie oni devas labori por peco da pano kaj iom da supo dum la tuta tago.
Sed, krom ĉi tiuj, centoj da rusaj virinoj vagadas en Hungario, precipe en Budapeŝto, kiel la senmastraj hundoj, pririditaj kune kun la rusaj leĝoj, kiuj en Hungario ne estas validaj.
Se tamen estas inter la viroj honestuloj, kiuj volas vivi kun la rusa virino, la vilaĝa pastro kaj notario ofte devigas ilin forlasi la rusan edzinon. Vere estas kompatindaj tiuj virinoj kaj infanoj. Necesus ion fari kontraŭ tiu senhoma agado. Necesus averti la virinojn, ke ili ne iru kun siaj edzoj en Hungarion, ĉar la plej granda mizero atendas ilin tie. Kaj kiuj volas reiri, por tiuj necesus plifaciligi la reiron. Se la virinoj estas belaj, ili povas iom vivi, kaj la infanoj? …ili estas tute perditaj por la socialista ideo, ĉar ili vivas en zorgatejo, kie ili estas edukataj laŭ religio kaj faŝista ideo.
Eĉ la hejmen venintaj estintaj militkaptitoj devas kelkajn semajnojn resti en la tielnomata “esplora tendaro”: oni esploras, ĉu ili ne ludis ian rolon en Rusio. Se iu estas denuncata, li estos punata, aŭ li devas promesi, ke neniam plu li partoprenos en socialista movado; ĉiusemajne li devas sin anonci, je la 21-a horo esti hejme; skribi leteron, viziti kunvenojn ne estas permesate. Ĉi tio koncernas ankaŭ la ĉi tie restantajn rusojn. Unuvorte, la situacio estas neeltenebla, estas granda la sopiro reen iri en Sovetion. Oni devas helpi; mi jam skribis ruse al Sovetiaj gazetoj; vane. Nun mi petas la Sovetiajn SAT-anojn, ke kiel eble plej ili faru sian devon, savu, kio estas ankoraŭ savebla, dum ne estas tro malfrue.
Laŭ la peto de K-do 13 352. — B. Szerénii (5418).
Por ekkoni kaj kompreni ĝuste la opiniojn de homoj, oni devas prefere observi, kion ili faras ol aŭskulti, kion ili diras. Dekart.
★
HODIAŬ EN BULGARIO
Ho, jes, la ŝtatoficistoj en ĉi tiu lando povas lukse vivi; ili ja estas riĉaj pro la altaj salajroj gapataj al ili. Unu el niaj amikoj, 24-jara plenforta viro, donas sian tutan tempon, energion kaj lertecon por ricevi la princan sumon de 1500 levoj (proks. 56 sv. fr.) monate. Tiu sumo devas sufiĉi por lupago, manĝoj, decaj vestoj ktp. Kaj bona kompleta vestaĵo kostas 3000 levojn (proks. 112 sv. fr.), kiun li kredite aĉetas kaj pagas poparte monate ĝis plena elpago. Kiam la kompleto fariĝas nefreŝa, li pagas al tajloro por turni la ŝtofon, por aspekti nete vestita. Estas klare, laŭ lia buĝeto, ke li neniam rajtas aspiri kaj esperi esti edzo, ĉar estus krimo peti fraŭlinon edziniĝi kun li kaj peni vivi per tia malsatiga salajro. Li estas unu el la sklavoj de la ŝtato. Dum la tertremo en la centro de la lando la domo, en kiu nia amiko kun gepatroj loĝas, difektiĝis, kaj la domaĝo sumiĝis je 15 000 levoj, kiujn la familio devis pruntepreni de ŝtata banko kaj repagi post kvin jaroj, — afero neebla. La tuta enspezo de la familio, tri personoj, estas nur 3000 levoj monate. Kiam el alilando oni sendis monon al Bulgario por helpi la malriĉajn suferintojn de la tertrema katastrofo, kompreneble, oni pensis, ke la mono estos uzata ĝuste por helpi tiajn homojn supre priskribitajn. Sed neniam ŝtatoficistoj ricevas helpon el la kolektita mono por ripari siajn domojn, ĉar la registaro diras, ke oficistoj estas “riĉaj”. Fakte ili estas tiel malriĉaj kiel la proverba preĝeja muso. La helpmono el aliaj landoj estas ĉefe uzata por ripari la ruinigitajn lernejojn, ŝtatoficejojn, policejojn (ĝendarmejojn), ŝoseojn kaj similajn ŝtatajn posedaĵojn, kaj preskaŭ neniom atingas la vere malriĉajn suferintojn. La registaro zorgas pri siaj posedaĵoj unue, due, kaj trie, kaj la privatuloj ricevos, kiom restos, jes kiom! Ni kutimiĝis al tia traktado en lando, kie aferoj estas ofte renverse farataj. Dum la milito niaj soldatoj estis ekipitaj somere per vintraj vestaĵoj, kaj vintre ili ricevis ĉemizojn porsomerajn. Se ŝtatoficistoj, kiel priskribitaj, estas “riĉuloj”, ni lasas al vi fari bildon pri la veraj malriĉuloj.
Vaguloj.
— paĝo 6 —
142 — SENNACIULO
BLUA TRANKVILECO
“Maligin”-partopreninto de arkta ekspedicio, ripozante post furioza spirado de glacia ventego, staris en senfina glacidezerto. Glacio fortege kaptis kaj kunpremis la ferajn ŝiprandojn de l’ glacirompilo, kvazaŭ mokfierante per sia luma bluo.
En la kvieta nokto mi forlasis la sufokan kajuton kaj supreniĝis ferdekon. Ĉirkaŭ la de glacio katenita dormanta glacirompilo disetendiĝis la trankvileco. Ŝajnis, ke furioza plorbruo de ventego, bolado de glacio, ĉirkaŭe de ĝemanta ŝipo, ventfajfado en ilaro, ĉio estis ne hieraŭ sed pasis delonge, delonge…
Malproksime, kien nur ĝisatingis la okulo, regis glacia dezerto, kvieta kaj mistera, limigita per brilo de oranĝa rondo, brilanta en malproksima ĉielblueco. “Ropoki” kaj “torosi” (nomo de glacipecegoj) superverŝitaj per ĝia lumo, ĵetis sur glacion mallongajn aĵurajn ombrojn.
Proksime, antaŭe de glacirompilo, en granda blua glacitruo naĝis grandioza glacimontego (“Ajsberg”). Ĝi estis preskaŭ kuba. Sunradioj rerompiĝis en ĝia kvarcvitra korpo. La glacimonto brilis kiel majesta luma smeraldo.
Insulo “Nadejda”, malserena kaj nigra roko, kun neĝa profundaĵo inter blua glacio, ŝajnis vualita.
Mi min apogis ĉe ŝtupartenilo kaj staris ravite per tia beleco de la mirakla lando kaj subite ekvidis blankan urson. Apenaŭ videbla sur neĝo, dank’ al sia luma felo, ĝi — reganto de glaciaj maroj, singardeme kaj malrapide rampis sur la glacion. Mi longe scivoleme rigardis kaj subite perdis ĝin el miaj okuloj.
Rapide mi prenis lorneton kaj denove daŭrigis la serĉadon. La urson mi tuj trovis sur ebena glaciplaceto, ĝi distiriĝis laŭ longeco de sia korpo; ĝi kvazaŭ heroo kuŝis ventre kaj ion atente rigardis, malrapide kapturnante. Poste ĝi denove ŝtelrampis, premante la kapon al glacio.
[BILDO p.6 | 34,21,70,43] Foto de longa malhela akvosulko, kiu tranĉas vastan glacikampon de polusa maro.
Akvosulko en unu el la vastegaj glaciejoj de l’ polusa maro
Kien ĝi ŝtelrampas? Mi komencis serĉi la celon de la urso, kaj trovis: tie estis foko. Kiel nigra buleto ĝi kuŝis sur la glacio kaj dormis. Proksime estis videbla glacitruo por forkuro. Kaptisto alproksimiĝis. Momente ĝi ĉesigis la rampadon, singardeme ĉirkaŭrigardis, iom levis sian kapon kaj poste denove grizbulete glitis laŭlonge de l’ glacio. Jam ĝi estas proksima.
Subite malantaŭe io krakegis. Mi ekrigardis, min turnante.
En la profundaĵo de l’ insulo malsuprenrampis glacipecegoj. De supro rompe glitiĝis grandega glacipeco, kaj ĝi fale al piedo de l’ insulo milpeciĝis ĉe la bordo. La bruo rompis sonĝon de la foko, ĝi levis sian kapon. La urso senmoviĝis, ĝi atendis. La foko ankoraŭ iom movis sin kaj poste ektrankviliĝis.
Tiam la urso denove rampis. Kiel antaŭe — singardeme, apenaŭ ŝovmovante siajn piedegojn, ĝi ŝtelrampis. Ĝis la foko restis nur unu paŝo. La urso singardeme ekleviĝis, subita forta salto, kaj ĝi ĵetis sin sur la viktimon, kaptis ĝin per siaj pezaj piedegoj.
Mi forturniĝis. En la dormanta blua beleco estis malafable vidi mortbatalon, sangon, lukton pro ekzistado, pro plena stomako. Ĝi malĝentile detruis la belecon de la blua trankvileco. Kvazaŭ dum la melodio eksonis antaŭmorta krio.
Kiam mi denove returnis min al tiu flanko, kie estis prezentita sanga tragedio de malgranda foko, la urso jam forestis. Ĝi foriris tien, al blua malproksimo kaj povas esti, ke ĝi ie denove ŝtelrampas al alia viktimo. Ĉirkaŭe estis nur suno, glacio kaj blua trankvileco, kaj ankaŭ la glacimonto proksime respegulis siajn smeraldajn radiojn…
Mi jam estis preta subskribi la artikoleton, kiam alvenis poŝtisto kaj alportis gazeton, sur kiu mi ekvidis sensacian titolon:
Cappi mortigis Malmgren-on
Sovaĝa besto… Kaj homo, kiu lasis post si miljarojn da civilizeco kaj kulturo… Ili ambaŭ verŝis sangon en la blua trankvileco de l’ glacia dezerto.
Nikolao Filipov. En “La Ondo” trad. A. Erjuhin (9682) Arhangelsk.
BUĤARA
Skizo de Demetrio Albanov
(Fino)
La ripozanta homamaso malrapide moviĝas ĉirkaŭ la baseno en difinitan direkton; multkolora torento belornamas feste-nigran spegulon de la akvo. Sur la placo estas konstruitaj ĉaj-ĥana-oj¹. La indiĝeno tre ŝatas tetrinkadon, tial la ĉaj-ĥana-oj estas plenplenaj. Sur tapiŝoj, per kiuj estas kovritaj grandegaj kaj larĝaj litoj-tabloj, kaŭras rondvicoj da homoj; ili dece, ne-rapide te-trinketas el sola te-taso laŭvice regalante unu la alian; ili mallaŭte kaj malmultvorte parolas, ili sindeteneme ridas, — ili aŭskultas kantistojn aŭ kordludistojn. Ĉiu ĉaj-ĥana havas sian trion-kvaron da kantistoj aŭ muzikistoj.
¹ Indiĝena tre-trinkejo. Primitiva ejo, ofte nur tegmentita, sed senmura, kie estas starigitaj vicoj de larĝaj lignaj litoj, servantaj samtempe kiel tabloj kaj seĝoj.
Ĉi tie oni kantas laŭ tre malnova maniero: alttone, per nenatura pro la streĉiĝo voĉo. Enhavo de la kantoj kutime estas ia heroa okazintaĵo el la tempoj de militaj sukcesoj dum disfloro de mahometana potenco (XV-a jarcento, epoko de Tamerlan), sed tie kaj alie ankaŭ aŭdiĝas novaj kantoj inspiritaj de la Revolucio.
Tre originala estas indiĝena kordluda muziko kaj la instrumentoj mem. La muzika principo baziĝas je la apliko de fortaj ritmobatoj kaj paŭzoj. La ĉefan melodion kondukas kijak — loka parenco de l’ violono, ceteraj instrumentoj nur pecigas la melodion je pecoj de difinita longo. Per ioma plivigligo kaj malrapidigo de la ritmo kaj subita variado de la paŭzoj la kordludistoj atingas celitan efikon, — ili ekscitas, nerimarkite plivigligas la korpulsadon.
Bildo de l’ orienta multkoloro, ĉirkaŭvolvita per oro de la luno, incitiĝo inspirita per originala muziko, varmo malfortiĝinta la memregon, — elvokas emociojn kaj rememorojn pri iam sonĝita fabelo…
Sed — ie apude gorĝoblekas aŭtomobilo; okullevante ni rimarkas, ke la ora lumo fluas ne nur el la ĉiela lanterno, — ankaŭ grandaj elektraj lampoj pendigitaj super la placo fluigas ĝin; ĉe supro de la preĝejo, de kie en difinita tempo alvoke krikantas muedzin-o¹, estas alĝustigitaj radiaj laŭtparoliloj kaj multsignife rigardas per siaj funeloj sur la placon.
Estas la Novo, kiu kreskas, elmontriĝas el sub la Malnovo, kiel tiuj funeloj de la laŭtparoliloj ĉe l’ supro de la preĝejo. Dume ili funkcias kune — la brila inventaĵo de la scienco — radio
¹ Helpanto de mulla-o (pastro), kiu invitas je fiksita tempo mahometanojn al la preĝofaro per krikanto de difinitaj preĝoj kaj tekstoj el Korano.
— paĝo 7 —
SENNACIULO — 143
Antisemitismo en USSR
Dum la lasta tempo evidentiĝis kelkaj faktoj de aktiva antisemitismo en USSR. En vitra fabriko apud urbo Bobrujsk (Blankrusio) kelkaj laboristoj insultis, batis kaj diversmaniere turmentis judan laboristinon. La administracio, la fabrika komitato, ankaŭ la kompartia ĉelo malbone atentis la aferon. Nur pro enmiksiĝo de l’ superaj sovetaj organizoj la persekutoj kontraŭ la laboristino estis ĉesigataj kaj la kulpuloj arestataj.
En alia fabriko (ankaŭ en Blankrusio) “huliganoj” (fi-diboĉuloj) verŝis varmegan akvon sur judan ĉarpentiston. En Voroneĵ-a universitato okazis ankaŭ io simila. Rezulte de persekutoj fare de kelkaj reakciaj studentoj kaj eĉ profesoroj, sin venenis juda studento Majzel. Ĉiuj ĉi okazoj devas esti konsiderataj kiel sekvoj de kontraŭ-revolucia agitado, uzanta la ankoraŭ grandan malkleron ĉe kelkaj partoj de l’ loĝantaro. La subpremitaj kapitalistaj elementoj en sia batalo kontraŭ la kreskanta socialisma mastrumo profitas ĉiujn malnoblajn rimedojn, por detrui la unuecon de l’ laborulaj klasoj diversnaciaj. Estas tamen grava diferenco inter la kondiĉoj, en kiuj disvolviĝis la antisemitismo dum la cara reĝimo kaj en nuntempo. Antaŭ la Revolucio la movado kontraŭjuda kaj ĝenerale la movado kontraŭ naciaj malplimultoj estis speciale subtenata de la cara polico kaj oficistaro. Tiu agado, akcelanta la internacian malamon, servis kiel efika rimedo, fortiranta la amasojn de l’ revolucia movado. Sed nun la konscia laboristaro kaj la Soveta registaro persekutas ĉiujn provojn disigi la laboristan klason unuecan sendepende de ĝia nacia aparteno. (127)
kaj malnovega travivaĵo, tradicio, signo de la malklero, muedzin-o. Sed jam proksima estas la tempo, kiam ĝi cedos, la Malnovo, kiel cedis la emiro, kiel cedis la citadelo, kiel cedis “Turo de l’ Morto”…
Grupo de viglaj sunbrunigitaj buboj, formetinte vestaĵojn, ĵetiĝas en la basenon. Oraj makuloj de la lumo, penetrintaj sur la nigran glataĵon de l’ akvo, trans la foliaro, timigite ektremas kaj diskuras per centoj da globetoj, serpentetoj, steletoj…
La voĉo de l’ kantisto forflugis en iujn neatingeblajn suprojn kaj kvazaŭ malfluidiĝis je la senmovo, nur vibranta…
Buhara, Meza Azio, 23./24. 8. 1928.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.
Historia skizeto el mia eksterordinara vivo
Unua konfeso dum 22 jaroj
Mi naskiĝis en la jaro 1878 en la vilaĝo Ŝeremetjevka de la distrikto Atkarsk en Saratova gubernio. Mi estis duenaskita filo. Nia patro, malriĉa vilaĝa forĝisto, mortis, kiam mi finis la elementan vilaĝan lernejon kaj estis dekdu-jara knabo. Dum mia pli aĝa frato estis dekkvin-jara kaj du fratoj kaj fratino estis pli junaj ol mi. Sekve sesope kun nia patrino ni devis naĝi tra la homviva maro kaj akiri al ni pecojn da pano.
Tre maldolĉan trinkaĵon donacis al ni la sorto: duonnudaj, duonsataj, haladz-malsanaj — ĉar dum brulego nia ligna dometo forbrulis kaj ni loĝis en malseka terkabano — ni devis somere paŝti brutojn de l’ vilaĝanoj kaj vintre vagadi tra la proksimaj vilaĝoj kaj almozpeti. Neniu vidis kaj rimarkis, kiel ni suferis. Sed ĉiu klopodis iel ajn ofendi kaj ekspluati nin. Legante multe da libroj, mi volis ekkoni la dion kaj lian bonanimecon. Sed vane: ju pli proksimiĝis mi, des pli li forkuradis de mi, kaj finfine tute malaperis. Tial en tre frua juneco mi fariĝis ateisto.
Dekvin-jarulo mi dungiĝis grenmuelejon de bienulo kaj laboris tie ĝis la aĝo de dudek unu jaroj. Tiam oni ordonis al mi iri militservi. Do en mia memoro estis freŝa bildo pri sufera vivmaniero dum la infaneco. Mi demandis min: Kial oni ne zorgis pri mi kaj ne nutris dum la infaneco, sed nun jungas min? Tial mi estis preta ribelulo…
Oni sendis min por militservi al Varsovio en gvardian S. Petersburgan regimenton. Post unu kaj duona jaro mi estis serĝento kaj komencis porti en la regimenton revolucian literaturon. Ĉar estis la jaro 1903, en Varsovio svarmis revoluciuloj kaj diversnuanca revolucipartia literaturo. Mi povus ekmemori multajn K-dojn kaj citi iliajn nomojn kaj agmanierojn. Sed mi timas, ke mi povus fari al ili ursan helpon¹. Tamen oni devus memori, ke la tria gvardia divizio diris sian pezan vorton dum la februara revolucio en 1917 en Petrogrado… Povas esti, ke niaj modestaj revoluciemaj semoj bone ĝermis. Je komenco de l’ jaro 1905 mi finis militservon kaj forveturis vagonare hejmen. En mia kofro troviĝis grandega trezoro. Kvindek kilogramoj da revolucia literaturo. Disdonadon kaj publikan legadon mi komisiis al mia pli aĝa frato Bazilo. Sed mi mem komencis energie vojaĝi tra la vilaĝoj kaj organizi armitajn taĉmentojn. Celoj de tiuj taĉmentoj estis — fari revolucion: ataki bienulojn, malarmi iliajn gardistojn-strajnikojn.
¹ Iu urso helpis al sia dormanta mastro kontraŭ mordema muŝo per ŝtonego, sed trafante la muŝon ĝi ankaŭ frakasis la kapon de sia mastro.
Ĉiu bieno tiutempe estis kiel malgranda fortikaĵo kun sia propra garnizono de kvin ĝis ducent bone armitaj militistoj…
Tre rapide mi sukcesis organizi en multaj lokoj de l’ tri distriktoj taĉmentojn po deko ĝis dudekkvino da bravuloj… Paralele kun la bienoj ni ankaŭ ne indulgis arbargardistejojn kaj ŝtatajn brandvendejojn. La tutan brandon ni disverŝadis teren. Armilojn kaj monon ni forprenadis. Monon ni dividis jenamaniere: 50% fluis en la taĉmentaran kason, 25% en kason de tiu taĉmento, kiu partoprenis la atakon dum mongajno, kaj 25% al ĉiuj anoj, kiuj partoprenis la atakon. Mi devas substreki, ke la mono en la senco de persona riĉiĝo nenian rolon ludis: ĉar la sumoj estis malgrandaj kaj sufiĉis nur por ĉiutagaj kurantaj elspezoj. Atakojn ĉiam ni faris nokte, kaj por pli bone kaŝi postsignojn, mi konsilis al lokaj K-doj troviĝi ekster atakata domo kaj eviti renkontojn kun la geservistaro. Post ĉiu atako mi rapidis vagonare aŭ ĉevale alian lokon, por nepre tuj fari similan atakon kun loka taĉmento. Dum la atakoj oni ne devis verŝi vane sangon. Do, estis severa devizo: pafu, kiam oni pafas. Sed la kuŝantan homon indulgu…
Dum la atakoj mi estis dufoje vundita, sed ne restis la ŝuldanto: mortigis bienulon Emrih, policoficiron Ageev kaj tri spionojn. Kiam ĉiuj taĉmentoj estis bone armitaj kaj havis bonajn gvidantojn, ni decidis, ke ĉiuj taĉmentoj ataku en sia loko ion ajn en ĝuste fiksita tempo. Estis jam fino de 1906. En la urboj la revolucio estis sufokita. Tiam nia guberniestro kun taĉmento de kvarcent kozakoj pro sciigoj de l’ spionoj trafis nian dekokpersonan taĉmenton en vilaĝo Kopjoni. Kvankam la kozaka taĉmento tri tagojn serĉis nin en la vilaĝo, tamen neniu estis arestita. Sed oni povis klare rimarki, ke lokaj spionoj vigliĝas: ĉar nia loĝejo estis alian tagon traserĉata aparte kaj tre diligente. Sed oni nenion povis trovi. Ni decidis traŝiri la sieĝantan militist-ĉenon, por ne sidi en kaptilo. Kaj ni foriris la unuan nokton de la sieĝado, ne mortigante eĉ unu kozakon.
Por pruvi al la “sinjoro guberniestro”, ke en niaj pulvujoj ankaŭ estas pulvo, mi klopodis kolekti sufiĉan kvanton da taĉmentanoj, por aranĝi al lia moŝto kaj liaj kozakoj konvenan “ŝvitbanejon”. Sed ve! ĉi tie klare montriĝis karaktero kaj sklava heredeco de la rusa homo: preskaŭ ĉiuj taĉmentanoj fariĝis nedecidemaj, timemaj malagemuloj. Estis okulvidebla la malapero de iama entuziasmo kaj braveco. Ili rigardis iel suspekte, rakontis pri forteco de l’ cara reĝimo, kaj iliaj okuloj kvazaŭ petegis: foriru kaj restigu
— paĝo 8 —
144 — SENNACIULO
nin vivi trankvile… Tiam mi sendis leteron al la guberniestro, ke li ne serĉu venton sur la vilaĝa forno, sed serĉu ĝin en la kampo…
Ĉar leĝe mi ne povis vivi, ankaŭ ne mia frato B., tial mi decidis forveturi. Do en septembro 1906 mi diris adiaŭ al mia patrino kaj fratino, kiuj tiutempe servis en la urbo Saratov, la unua vartistino kaj la dua kiel kuiristino. Pli junaj miaj fratoj estis jam mortintaj. Ankaŭ mi diris koran “ĝis la revido” al mia propra nomo: “Aleksandro Iljiĉ Tjurin”. Do mi ĉion perdis: patrinon, fratinon, fraton kaj eĉ mian propran nomon ĝis hodiaŭ. Karaj Gek-doj! vi estas eĉ ne kapablaj kompreni mian dudekdu-jaran proletecon, mian animan ĝemdolorecon, ke mi eĉ ne rajtas havi propran nomon, proprajn infanojn. — — —
Post la migrado mi trafis la urbon Baku kaj laboris tutan jaron en grenmuelejo de la Aga Bala Gulief. Poste mi devis forveturi alian urbon, ĉar pro mia korespondado kun patrino kaj fratino la ĝendarmoj trovis miajn postsignojn kaj kun mia fotografaĵo en manoj jam serĉadis min… Do mi formigris kun nova — la tria nomo. Ĉi tian vivmanieron mi rigardis kiel sencelan, sensencan, enuigan kaj naŭzan. Tial mi pensis formigri Amerikon aŭ Persion kaj batali en taĉmentoj de l’ tiama persa revoluciulo Saltar Ĥan. Sed lingvaj baroj timigis kaj detenis min… Jen hazarde en burĝa gazeto mi renkontis noton pri esperanto. Mi devas substreki, ke laboristaj gazetoj kaj ĵurnaloj obstine evitadis kaj ne ŝatis ĉi tiun demandon. Post nelonge mi trovis esperantiston kaj ne sciante patrolingvan gramatikon, je mezo de jaro 1909 mi komencis lernadi nian helpilon. Post kvarmonata lernado mi eksentis grandegan ĝojon: antaŭ miaj okuloj malaperis lingvobaroj kaj landlimoj…
Mi havis jam kvin laboristajn lernantojn, sep diverslandajn korespondantojn, abonis kvin esperantajn gazetojn. Mi sendis ĉiumonate unu aŭ du artikolojn al “Internacia Socia Revuo”¹… Sekve mi trovis celon por la vivo kaj rimedon por agado…
Kvankam mi estis serĝento, kiun oni dum la milito kun granda plezuro pardonus, mi eŭropan hombuĉadon ne partoprenis. Mi agitis kontraŭ la milito, kiun mi rigardis kiel brit-germanan kapitalistan interbataladon, Rusion kaj Aŭstrion kiel malsaĝajn bovinojn, sur kiuj rajdas mastroj kaj forrompos siajn kornojn. — — —
P. S.
¹ La antaŭmilita esp. lab. gazeto.
[REKLAMO p.8] Por la 9-a SAT-Kongreso — Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. — Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. — Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.
EL LA HISTORIO DE L’ SOCIALISMO
12. Edvardo Vajan’¹
Edvardo Vajan’, disĉiplo de Blanki, membro de l’ Revolucia Centra Komitato dum la Pariza Komuno, kiun la Versaja kontraŭ-revolucio kondamnis je morto, naskiĝis 28. januaro 1840 kaj mortis 18. decembro 1915. De Blanki, kiun li konis ja amis, du vortojn li volonte citis, la unua estis: “Kiu havas
[BILDO p.8 | 39,22,65,41] Portreto de Edvardo Vajan’: maljuna viro kun rondaj okulvitroj, griza barbo kaj lipharoj, en malhela vesto.
feron, havas panon”, kaj la alia: “Ni faras nur homecajn paŝojn”. Li rigardis tiujn vortojn kiel antaŭgardajn, la unuan kontraŭ humila rezignado antaŭ la nuntempa socio, la duan, kontraŭ la agitita utopio, kiu transfluas de l’ eksplodo al la inerteco.
Ĉi tiu inĝeniero de Artoj kaj Manufakturoj, doktoro pri sciencoj, doktoro pri medicino, kiu, antaŭ ol li enviciĝis aktive en la revolucia junularo, studis ne nur en Francio, sed en la universitatoj de Germanio, dediĉis decide, unufojon por ĉiam, sian tutan vivon, korpon kaj intelekton, al la Proletaro. Ĉi tiu dediĉo estis farata jam, kiam li en oktobro 1870 partoprenis je la ribela provo kaj aliĝis al la afero de l’ Komuno; kiam lin en marto 1871 la 8-a Pariza distrikto sendis kunsidi ĉe la Komuno. Lia dediĉo estis konscie renovigata en 1880, kiam li sekve de amnestio, revenis Francion post jaroj de ekzilo, kiuj estis por li jaroj de studado. En Londono li estis vizitinta la domon de Karl Marks kaj estis tiom influita de la marksista koncepto, ke neniu iam komprenis la risortojn, kiuj movas la mondon, laŭ maniero pli konforma al la historia materialismo. Kiel ĉiuj veraj scienculoj, li senĉese lernis kaj pliriĉigis siajn sciojn por utilo al la proletara klasbatalo.
¹ France: Edouard Vaillant.
Oni povis konsulti lin pri ĉiuj temoj demografiaj, politikaj, historiaj. Oni povis esti certa, ke oni havos respondon trafan, precizan kaj kompletan. Sed, vere oni devis insiste instigi lin. Li laŭ sia naturo malmulte komunikis siajn pensojn. Publike paroli estis por Vajan’ kvazaŭ ofero. Mediti kaj konkludi estis la du solaj agmetodoj, kiuj konvenis al li.
El ĉio tio, kio malkaŝiĝis en sia korpa aspekto, solida, iom masiva, kun movoj malrapidaj kaj mallongaj, rezultis originala fizionomio. Parolante li havis mienon, kvazaŭ li legus sian penson de malantaŭ siaj okulvitroj. Supraĵa okulo vidis en li la konvencian tipon de l’ “germana profesoro”. La Pariza amaso, kiu konis lin, liaj fidelaj elektintoj en Ŝaron’ kaj Per-Laŝez’ (france: Charonne, Père-Lachaise), kiuj trovis lin pretaj ĉiam ilin aŭskulti kaj ilin gvidi, transpasis ĝis la brulanta kaj firma animo de l’ homkondukanto. Ĉar, laŭ sia maniero, li sur la amason transportis profundan influon, per sia trankvila kuraĝo. Kiam dum iu kunveno la kontraŭuloj detruis la tegmenton kaj briko falis proksime de li sur la estraron, li surmetis flegme sian altan ĉapelon sur la kapon. Sur tiujn, kiuj povis proksimiĝi al li, li efikis per la persista rigoreco de siaj rezonadoj kaj la komuniko de konvinko nutrita per faktoj.
Organizi, ĉiamaniere, la demokratajn celadojn, ne pro ili mem, sed kiel rimedon de ago fare de la laborista klaso, estis lia tuta celo sume. Li en tio vidis la garantion realigi la unuecon de l’ klaso.
Dum la lasta mondmilito li batalis kontraŭ la “germana imperialismo” t. e. ke li subtenis la francan, britan, caran imperialismojn…
FAKTOJ KAJ KOMENTOJ
Por la venonta mondmilito
En la Pacifika Oceano ĉe Singapur baldaŭ komenciĝos la konstruado de deponejo, provizumejo, arsenalo kaj ĉio necesa por potenca militŝiparo. Grand-Britio disponis por tiu celo 72 milionojn da funtoj sterlingaj por la nuraj ĉemaraj konstruadoj. Estas antaŭvideble, ke post dek jaroj ĉio estos finpreta. Tiam la Usona kaj Britia imperialismoj decidos per milito pri la sorto de l’ mondo.
Dume oni konstatas, ke laboristaj gazetoj el diversaj landoj defendas ĉu la politikon de Britio ĉu tiun de Usono. Same okazis en 1914 rilate la imperialismon de “Entente” kaj tiun de Germanio. El tio oni povas konkludi, ke la historio konsistas el ripetiĝo de similaj okazoj. Kaj tio daŭros, ĝis iu imperialismo trudos sian regadon al la tuta mondo, aŭ, prefere, ĝis la Laboristaro unuiĝos mondskale, rifuzos partopreni en tiaj militoj kaj forrenversos la kapitalistan reĝimon, kiu ne povas ne esti imperialisma.
— paĝo 9 —
SENNACIULO 145SENNACIULA JUNULARA PAĜO
Sub kontrolo de Junulara Sekcio de SAT. — Redakcia adreso: 14, avenue de Corbéra, Paris XIIe (Francio).
ĈE NI KAJ ĈE ALIAJ
Skizo pri nia laborkampo
Sufiĉa kvanto da gejunuloj ekzistas en nia organizo. Necesas ligi tiujn K-dojn, pli forte ol ĝis nun, per speciala ligilo, — per aparta paĝo en nia gazeto. Precipe, kiam ni konsideras, kiagrade en nia epoko la patriota sento, la ŝovinismo kapablas utiligi por siaj malnoblaj celoj la purajn, de antaŭjuĝoj liberajn sentojn de junuloj, devus vekiĝi en ĉiu juna SAT-ano, kiu — ni povas supozi — konscias pri la danĝero de tiuj patriotaj organizoj, la forta volo kunlabori aktive en la Junulara Sekcio de SAT. Tute sendepende de tio, ĉu li krome laboras samintence kaj samsence en partiaj, sindikataj aŭ fakorganizaj junular-ligoj. SAT, kiu konsistigas apartan sent- kaj pensmedion, eksternacian, kies rolo estas ĉefe eduka, kleriga, estas speciale antaŭdestinita por servi al la antaŭenema junularo. Nia Sekcio estas bezona; necesas plifortikigi ĝian pozicion per fervora, SAT-inda laboro…
* * *
Libkneĥt (germ.: Liebknecht), kies plorindan morton por la laborista afero ni ĵus rememoras por la deka fojo, estas glora simbolo por la junaj batalantoj. Kiam densa nebulo envolvis la homajn mensojn dum mondmilita epoko, en jaro 1915, li arigis ĉirkaŭ si rondeton da gejunuloj, kunvenis sekrete kun ili en Jena kaj priparolis la proksimajn taskojn kontraŭmilitajn. “La junularo estas la plej pura flamo de l’ Revolucio” estas karakterizaj liaj paroloj; li havis la firman konvinkon, ke la impulso de l’ junularo prezentas per si mem grandegan forton por la tutlaboristara afero, ofte de decida signifo.
Ĉiuj politikaj Internacioj trovas fortan apogon en siaj junularaj sekcioj. La Amsterdama Junularo (socialista) kunvenas dum tiu ĉi somero en Vieno; kelkaj ĝiaj sekcioj, la sveda, la franca (Pariza regiono), subtenas esp-on. Ni raportos aliloke, kiel ni provos influi ĉe tiu grava internacia kongreso. Pri la Komunista Junular-Internacio ni scias el la oftaj anoncoj en “S-ulo”, kiom ĝiaj grupoj kolektive serĉas korespondadon trans la landlimojn, ofte tre sukcesan. Ni scias, ke en la ĉeforgano de Komsomol (la sovetia ligo) oni arde diskutis pri esp-o dum la lasta jaro; verŝajne senrezulte, ĉar la gvidantoj mem ne favoras nian lingvon. La Anarkista Junulara Internacio, laŭnombre tre malforta, oficiale uzas esp-on kaj dissendas siajn cirkulerojn esp-lingve.
La grupoj de la “Turista Asocio La Naturamikoj” en diversaj landoj plejparte rekrutiĝas el gejunuloj. La kampo por varbi ĉe tiu proleta organizo estas sufiĉe favora, kaj ni scias, ke en Germanio ekz. ekzistas granda nombro da naturamikoj-SAT-anoj, kiuj — eble ne sufiĉe ankoraŭ — influis en sia medio por la lernado de esp-o. —
Parolinte pri ili ni transiru al la neŭtrala organizo “Mondjunularo”, kiu bazas ĝenerale sur pacifistaj tendencoj, sed en kies tre interesaj kunvenoj kaj “tendaroj” partoprenas gejunuloj el ĉiuj tendencoj (inkluzive proletaraj). Tiu organizo oficiale uzas esp-on, tio signifas: estas plene varbita por esp-o.
Malmultaj vortoj pri niaj ĉefaj kontraŭuloj en esp-ista kampo. Ekzistas unu katolika junular-organizo esp-ista, kiu tre malofte publikigas kelkajn paĝojn en esp. katolika organo; krome aperas sub katolika gvidado “Skolta Heroldo” kaj “Etulo” (ĉi lasta por infanoj). La skolta movado, kiel konate — forte organizita en multaj landoj, internacie bazita, kun internacieca moraro, kulturas en siaj kadroj naciecan, militaristan spiriton; ni scias, ke en Britio oni intense propagandas esp-on al iliaj taĉmentoj. Ni devas kontraŭbatali ilin kiel portantojn de naciista spirito. Ne necesas atentigi pri la junularorganizo de l’ faŝistoj en Musolinio mem (vi legu pri tio cetere detalan artikolon en “S-ulo”, n-o 209) aŭ aliaj junpatriotaj organizoj, kie niascie esp-o ne trovis iun favor-akcepton.
Pri la neŭtrala esp. junulara organizo TEJA ni diris kelkajn vortojn en n-o 218. Ni havos estonte okazon plion diri pri ĝi.
* * *
Kiel komence dirite, nia laboro konsistas en konscia kulturado de spirito konforma al la SAT-celoj, inter la laborula junularo studanta esp-on. Sed ni ankaŭ devas akiri tiom da organiza forteco, ke ni povu helpi al SAT plenumi specialajn taskojn, kiel la starigon de infan-kolonio, junulara tendaro, junular-hejmoj, interŝanĝo de infanoj k. a., taskoj, kiuj forte rilatas la junularon…
Ne pli hodiaŭ. Ni revenos al niaj taskoj en venontaj artikoloj. N. B.
[REKLAMO p.9] Legu la junularan literaturon de SAT: “Fabeloj” kaj “Diablidoj”!
Voĉo el Britio
Jarkomenco, la tempo, kiam oni denove decidiĝas, kiam oni reorganizas kaj renovigas, kiam la laboristoj ekzamenas siajn fortojn kaj prepariĝas por nova atako kontraŭ la nuna sistemo. Nu! kio pri SAT-junularo? Ĉu ĝi fine decidiĝos? Ĉu ĝi renovigos, plifortigos sian Sekcion? Jes, certe, ĝi faros. Nuntempe, ia apatio regas inter la lab. esp-ista junularo. Ni, la SAT-Junulara Sekcio devas kontraŭbatali tion. Mankas pli da junaj membroj en SAT, sed ni ne povas akiri ilin, ĝis ni mem vekiĝos kaj komencos utiligi niajn gazetojn, precipe “S-ulo”n. Kion ni, gejunuloj, povas fari tiucele? Trarigardante la SAT-Jarlibron, oni trovas junajn membrojn en multaj landoj. Certe, kelkaj inter ili povas verki ion pri junlaborista vivo en siaj distriktoj kaj regionoj kaj sendi la raporton al la adreso de l’ Sekci-gvidanto. Tiam estos eble regule havi interligilon per la Junulara Paĝo. Mi, helpe de miaj ne-esp-istaj K-doj, volonte verkos ion pri la britaj junministoj kaj aliaj junlaboristoj, pri la britaj junlaboristinoj en teksfabrikoj, pri lerneja vivo ktp. Alilandaj Gek-doj, agu sammaniere! Ni elmontru per nia juneca spirito, kiel ni batalas, kiel ni dancas kaj kantas. Ni fariĝu vivanta Junulara Sekcio! Ni sciigu nian opinion pri la vivo, kiel ĝi estas vidata de ni. Tio varbos por ni junajn kunbatalantojn en niajn vicojn. Tiam ni estos forta sennacieca antaŭgvardio de l’ tutmonda junularo, moke obstinante al imperialista milito, sed helpante per trafa inform-interŝanĝo al la tutmonda laborista klaso en ĝia batalo. Ni verku por Junulara Paĝo kaj kunlaboru krei fortan Junularan Sekcion. Ankaŭ ni aliĝu kaj veturu, kiu povas, al la Leipziga SAT-Kongreso, por ke nia sekci-kunveno estu la plej impona!
Nur per aktiva laborado ni povos, interplektante niajn manojn super la landlimoj, fari plej bonan servon al la proleta junularo en tutmondo!
W. Latimer (10637).
[REKLAMO p.9] Neniu SAT-ano, neniu laborista esperantisto povas malhavi la novan broŝuron de K-do E. Lanti — La Laborista Esperantismo — 40 paĝoj — Prezo: 0.40 mk. g. —o— Mendu senprokraste ĉe Administranto de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27. — Francianoj mendu ĉe la sidejo de SAT, 23 rue Boyer, Paris XX.
— paĝo 10 —
146 SENNACIULOTRA ESPERANTIO
Balaado ĉirkaŭ la propra domo
AL NIAJ SOVETIAJ KAMARADOJ
(Avizo en “S-ulo” 218 k. a.)
Sovetiaj Kamaradoj, Volu esti sciaj, Malatento de la mendoj Kulp’ ne estas nia.
Mendoj por ni sen moneroj Ne valoron havas; Do en tiu ĉi rilato Finanzestro pravas.
Se el Moskvo mono venus, Tio estus bona, Tiel ja tuj aranĝiĝus La afero mona.
Ni ekspedus ĉiujn librojn Kaj gazetajn faskojn, Niaj komunaj deziroj Ne havus fiaskojn.
—o—
Riĥardeto plu atendas La leterportiston . . . Li alportas ne la monon, Sed nur mendoliston.
Furioze li ekskribas Urĝan letereton, La ora fiŝeto eble Naĝos en la reton.
Vin forportu la diablo, Kara SEU-CO-KO! Via ĝentila perado estas por ni moko!
Ni ja havas multajn rublojn, Sed nur sur papero, Ĉar alvenas per la poŝto Eĉ ne unu ero!
—o—
Venas la respond’ el Moskvo Kun trankvila tono: “Ĉiam estas tre regule Forsendita mono.”
Sed por la plirapidigo Ne per poŝta uzo, Rusa “sejĉas”¹ estas nia Plej efika ruzo!
NENIU.
¹ Rusa vorto, kiu signifas “tuj”.
[REKLAMO p.10] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POŜTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
Pri pagiloj por SAT-anoj
Rilate la temon en n-o 221 ŝajnas al mi, ke ne estas bezonata novaĵo. Nia Eldonkooperativo eldonis akciojn, laŭ valoro de unu kaj de duona dolaro. Tiuj ĉi akcioj validas kiel kontanta mono en interrilatoj kun la administracio. Kial ili ne valoru en interrilatoj de la SAT-anaro? Tiele ni uzas nian propran monon, fortigas nian organizon kaj ne bezonas malŝpari nian energion. Por la pli malgrandaj sumoj ni ja povas uzi la landajn poŝtmarkojn (? Red.). Estas vojo tuj ekirebla, kaj mi esperas, ke la SAT-anaro uzos ĝin sen ia decido.
Elbano (761).
Baloto pri nova Ĝenerala Konsilantaro
Tria listo de kandidatoj
(vidi n-ojn 216, 221, 224)
K-do Snejko D., Minsk . . 2-a horzono „ Kirjuŝin P., Minsk . 2-a „ „ Nikŝich M., Buenos-Aires . . . . . 20-a „ „ Sheriff D., London . 0-a „ „ Konovalov H., Niĵni-Novgorod . . . . 3-a „ „ Kalaŝnikov V., Niĵni-Novgorod . . . . 3-a „
Noto. — Rajtas esti ano de Ĝenerala Konsilantaro, oficulo aŭ reprezentanto de SAT, nur K-doj jam havantaj du jarojn da aneco kaj ne aliĝantaj iun el la tiel nomataj neŭtralaj organizoj, celantaj la propagandon de esperanto, aŭ al iu ajn asocio, kies celo kontraŭas tiun de SAT.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
SOVETIO. Leningrado. 1. okt. 1928 la loka SEU-organizo havis 294 membrojn. Dum okt. dec. aniĝis 63 novaj. La tuta urbo havas ses urbpartojn k ĉiun el ili priservas aparta rajtigita K-do. Nun en la urbo funkcias 41 esp.-rondetoj, kie lernas ĉ. 600 Gek-doj. La gvidantoj de l’ urbpartoj organizas laboron inter rondetoj-ĉeloj, observas ilian laboron, kontrolas ĝin. Sub ilia gvidado la rondetoj laŭplane plenumas laboron k faras bonegan propagandon inter gelaboruloj, interligante sian laboron kun div. aliaj rondetoj de laborejo (fabriko aŭ klubo). Estraro de la rondeto-ĉelo gvidas laboron en ĉelo. Nun oni faras konkurson inter rondetoj — temas, kie estas plej multe da SEU-anoj, pri abonado de l’ gazetoj. Baldaŭ oni organizos konkurson — kie estas plej multe da SAT-anoj, da “S-ulo”-abonantoj. En L. estas ĉ. 80 aktivuloj, per kies helpo la organizo havas sukceson. Estas starigita ligo kun esp. organizoj en Pskovo, Arhangelsko, Murmansko, Ĉerepoveco. Al ili ni sendas div. materialon, kiu por ili estas necesa. Estas organizitaj esp.-sekcioj en VOKS (Asocio de kultur-ligo kun alilandoj). Reprez. de l’ organizo eĉ partoprenis 8. SAT-Kongreson. Ankaŭ bone funkcias sekcio en junularorganizo de unu urbparto. Suprenotitaj 41 rondetoj funkcias jene: 4 — en lernejoj, 4 — en Ruĝa Armeo, 12 — en lab. kluboj, 2 — en oficejoj, 10 — en fabrikoj. Por plibonigi kvalifikon de l’ gvidantoj ekzistas speciala seminario. Ekzamen-komisiono kontrolas la gvidanton antaŭ ol sendi lin gvidi rondeton. Gvidantoj mem kontrolas rondetojn unu de alia. Tio helpas al ni plibonigi niajn instru-metodojn. Januare verŝajne ekfunkcios radio-kurso. Notinda estas laboro en nia grandega “Domo de Kulturo” (Viborga urbparto). Tie estas organizita speciala esp. sekcio, kiu havas propran ĉambron. Tie estas faritaj: Rap. pri SAT-kongreso, du “Vesperoj de leteroj el aliaj landoj”; la sekcio kune laboras kun div. aliaj organizoj de l’ domo. Baldaŭ tie oni disaŭdigos radie pri kaj per esp-o. Ankaŭ en la ĉambro funkcias esp. ekspozicio. Ĝi faras grandan propagandon. Dimanĉe vizitas ĝin ne malpli ol 150, en labortagoj ne malpli ol 70 homoj. Estas ankoraŭ 6 aliaj negrandaj ekspozicioj. Ĉiuvendrede k sabate la Radio-stacio disaŭdigas esp-e. 9. nov. estis plenumita speciala radio-spektaklo “11 jaroj de oktobro”. Dum jubilea manifestacio el radio-aŭtomobilo oni disaŭdigis salutojn en esp. lingvo. Kaj nun la radio-stacio atendas leterojn (sen poŝt-markoj) de alilandaj labkoroj por disaŭdigi ilin al nia lab-istaro en rusa lingvo. Estas starigita firma interligo kun alilandaj lab-koroj. Tradukoj estas uzitaj en mur- k presgazetoj. P. Tilin. — Niĵnij-Novgorod. 23. 12. okazis ĝenerala kunveno de SAT-anaro. Oni solvis la demandojn pri elekto de peranto k vicperanto, propono de kandidatoj por Ĝen. Konsilantaro de SAT, pri abonigo al “S-ulo”, pri intern. lab. koresp. Estis elektata unuanime kiel gvidantaro de SAT-rondo: Peranto K-do Konovalov (641), li havas taskon respondi informpetojn k gvidi la laboron, Unua Vicperanto K-do Kalaŝnikov (1125), li havas taskon zorgi pri kolekto de kotizoj k abonoj por SAT estante samtempe kasisto de Gub. Kom. SEU k Dua Vicperanto por Sormovo K-do Golovkin (10 068), li havas ankaŭ taskon doni informojn. SAT-rondo decidis proponi por Ĝen. Konsilantaro kandidatojn de 3-a horzono K-don Konovalov (641) k K-don Kalaŝnikov (1125), ambaŭ el Niĵnij-N. La kunveno unuanime akceptis decidon: “Ĉiu aktiva SAT-ano nepre abonu “S-ulo”-n; por efektivigi tion, oni proponis sendi al ĉiuj alvokon pri neceso aboni, propagandi pere de Biblioteko Esp-a proponante ĉiam legi “S-ulo”-n, uzi la gaz. dum esp. kursoj por pliperfektigo ĉe Gubkom SEU, propagandi pri abono perbuŝe, fari liston de SAT-anoj ne abonantaj “S-ulo”-n k elpendigi ĝin en ejo de Gub. Kom. SEU, por ke ĉiu, kiu ĝin legos, instigu notitajn en listo pri abono. Oni decidis komenci pli vastan utiligon de SAT-aparato por intern. lab. koresp., por ke ĉiu aktiva SAT-ano prenu sur sin taskon pli energie labori en tiu medio; dum sekvonta kunveno pli detale ankoraŭ pridiskuti tiun demandon, ankaŭ meti en la tagordon pritrakton pri projekto de SAT-programo. Oni decidis alvoki ĉiujn aktivajn SAT-anojn laŭpove helpi al IX-a SAT-Kongreso en Leipzig. Necesas noti fakton, ke Legejo de Niĵnij-Novg. Gub. Centra Biblioteko je nomo de Lenin abonis de 1. 1. 29 por unu jaro “S-ulo”-n, k jam kvaran jaron abonas ruslingvan organon de CK SEU. K-doj, imitu tion, penu abonigi al esp. gazetoj viaurbajn bibliotekojn.
V. Kalaŝnikov (1125).
— paĝo 11 —
SENNACIULO 147ĈE LA NEŬTRALULOJ
La grava Esp-Biblioteko, amasigita dum longa periodo da jaroj de Generalo Sébert, en la Centran Oficejon de Rue de Clichy, en Parizo, estas translokita, kiel aparta fako en la grandan Bibliotekon de la Pariza Komerca Ĉambro, 27, Avenue Friedland, Paris VIII. Jen ciferoj, kiuj montras la gravecon de la tuta kolekto de 3000 volumoj aŭ broŝuroj, reordigitaj laŭ jenaj fakoj: A: Oficiala Gazeto; Oficiala Dokumentaro, k div. publikaĵoj de C. O. (55 volumoj); B: Jarlibroj (70 vol.); C: Ofic. raportoj pri la Univers. Kongresoj de Esp. k Kongreslibroj (85 vol.); D: Lernolibroj (335 vol.); E: Vortaroj (140 vol.); F: Propagandaj broŝuroj (600); G: Sociaj sciencoj, filozofio, juro, religioj, ktp. (300 vol.); H: Sciencoj puraj k aplikataj (220 vol.); I: Komerco, turismo, intern. foiroj (320 vol.); J: Literaturo (600 verkoj); K: Gazetoj (240 vol.), plus 40 000 eltranĉoj de neesp-aj gazetoj. — Tiu materialo estas je la dispono de la esp-istaro.
ICK de Esp. Movado aranĝos de 30. 3. ĝis 2. 4. 1929 en Frankfurt a. M. internacian konferencon por turismo k reklamo. Paroladoj k raportoj en la konferenco estas allasataj en ĉiuj naciaj lingvoj k esp-o. Tradukado okazos nur en esp-o.
De 27. ĝis 30. dec. okazis en Grenoble (Francio) la 2-a kongreso de universitataj esp-istoj en Francio, kiu havis ĉefe propagandan signifon k estis tre atentata de la loka gazetaro.
Internacia Radio-Asocio esp-ista perdis sian ĝisnunan sekretarion, kiu estas anstataŭata de: Poul Lendorff, Overbyes Allé 38, Kopenhago.
De la 3. ĝis 9. novembro 1928 okazis en Sevilla la 7-a hispana esp. kongreso, kiu laŭ raporto en “Hisp. Esperanto” brile k sukcese pasis. Partoprenis ĝin kelkaj alilandanoj, inter ili s-ro Cart, la prezidanto de l’ Akademio, kiu entuziasme laŭdis la lingvan fluecon ĉe la kongresaj debatoj. Post esp-a diservo (neevitebla ĉe tiaj kongresoj!) la kongresa malfermo okazis kun granda pompo sub prezido de l’ reĝido, kiu direktis kelkajn favorajn vortojn al la Kongreso k transdonis ordenon. Same parolis la urbestro k la generalestro de l’ regiono. La debatoj turniĝis ĉefe ĉirkaŭ jenaj demandoj: gazeto, vortaroj, propagando. La proksima kongreso okazos en Oviedo, ĉefurbo de Asturias.
Ĉe la katolikoj
“Espero Katolika”, la vigla organo de l’ katolikaj esp-istoj, aperas de nun dufoje monate. Ĉiu kajero ampleksas 16 paĝojn krom kovrilo.
Oni plendas!
Sekvantaj dudek-du K-doj, al kiuj mi skribis laŭ anoncoj en “S-ulo” k kiuj promesis tujan, certan aŭ garantiitan respondon, ne respondis al mi. Komencanto per tia agado povas perdi la kredon je la utilo de esp-o. Jen la nomoj de l’ “silentuloj”: 1. Held, A., Dortmund; 2. Schifferth, R., Stuttgart; 3. Noack, P., Weesenstein; 4. Gerold, M., Leipzig; 5. Ahner, O., Thalheim; 6. Harold, Glynn, Townsville¹; 7. Shanahan, Cl., Melbourne¹; 8. Steinhofer, F., Hirschbg.; 9. Legry, G., Florent; 10. M. Quemin, Meyzieu²; 11. Farres, J., Barcel.; 12. Vicente, J., Lisboa; 13. Lecarme, R., Comblain; 14. Gorgević, Ĉ., Prilep; 15. Kaszti, E., Pies; 16. Csutak, Fr., Pratevu [?]; 17. S. Dimitrov, Sofia; 18. Aŝerof, M., Plovdiv³; 19. Valaviĉarov, I., Samokov; 20. Sjetstrom, I., Karlsborg; 21. Hägg, G., Nynäsnamn; 22. Abrahamson, H., Sandviken.
N. Gejnov (9487), Ural-Sverdlovsk.
¹ La plendanto forgesas la distancon inter Aŭstralio k Sverdlovsk! ² Vidu noton de tiu K-do en n-o 223 (sub “Koresp.”). ³ Eble oni ne liveris al la bulg. K-doj sovetian let. (Red.)
[BILDO p.11 | 35,6,63,13] Ornama vinjeto: malfermita libro kaj plumo en kadro, super la rubriko «Recenzejo».
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Balkana Laboristo, monata gazeto de la esp-istoj lab. en Bulgario. N-o 1. Jan. 1929. Adr. Simeon Petrov, ul. “Ŝar Planina” 56, Sofia. Abonpr.: 2 sv. fk. jare. Jen nova lab. esp. gazeto en lando, kie pro la speciale malfavoraj cirkonstancoj ĝis nun ne povis funkcii LEA-organizo. Laŭ la enkonduka artikolo la ĉefa celo de l’ gazeto estas la disvastigo de la intern. helplingvo esp-o inter laboristaj rondoj. Sed kiel la K-doj de l’ redakta komitato imagas, ke oni povas varbi k disvastigi ĉe personoj, kiuj ne scipovas esp-on, per gazeto redaktata ĉefe esp-lingve? En sia nuna formo la gazeto maltrafas certe la rondojn celatajn, ĉar eĉ propagandaj artikoloj estas verkitaj en esp-o. Se la eldonantoj volas limigi la cirkuladon de l’ gaz. nur ĉe tiuj, kiuj ellernis la lingvon, ili ne havos la atendatajn rezultojn por la movado k samtempe por la gazeto, kiuj respondus al la energi-elspezo. N. B.
Laborista Esperantisto, Organo de la Nederl. Federacio de Lab. Esp-istoj, Red.-adr.: Middenweg 226, Amsterdam-O. (Holando). Jarabono: f 0,75. N-o 2, jan. 1929. Oni povas diri samajn vortojn pri tiu gazeto, kiel pri la supra, ĉar ĝi estas preskaŭ ekskluzive redaktata en esp-o. Ĝi sekve povas havi nur malfortan propagandan efikon ĉe novuloj. Tamen, en Nederlando ekzistas jam LEA depost 17 jaroj, kiu en nuna momento apogas sin sur 220 membroj k entreprenas rekonduki en siajn vicojn multajn malnovajn lab. esp-istojn neorganizitajn, kiuj troviĝas en Nederlando. Oni povas nur subteni tiujn energiajn klopodojn reorganizajn de l’ nova estraro k deziri plenan sukceson, por ke la lab. esp. movado en tiu lando akiru almenaŭ same fortan aŭ eĉ pli atentindan pozicion ol havas la neŭtraluloj k katolikoj (la lastaj havas en Nederl. sian plej fortan pozicion). N. B.
Korekto
M. Ŝidlovskaja, la tradukintino de “La Kapitanfilino” (A. S. Puŝkin), protestas kontraŭ la aserto en mia recenzo en n-o 220, ke ŝi aldonis en la fino de la verko “suplementon”, kies lasta frazo estas kontraŭrevolucia. Fakte mi eraris, ĉar tiu suplemento, aŭtentikaj vortoj de Puŝkin, troviĝas en preskaŭ ĉiuj ruslingvaj Puŝkin-eldonoj, kion mi ne povis scii. La tradukintino sekve nenion el si mem aldonis. Tamen la elstarigo de tiu frazo, per tio ke oni metis la suplementon en la librofinon, ŝajnas al mi montri, ke la antaŭrevoluciaj eldonistoj per tio deziris plaĉi al la caroj. Jief.
* * *
Kontraŭ nia volo en pĝ. 122 (artikolo pri Libkneĥt-Luksemburg) oni elstarigis kelkajn frazojn per grasegaj litertipoj. Nia deziro estis, ke ili aperu kursiv litere, sed ne en tiu eksterordinare distinga formo. — Red.
Grava alvoko
En Antverpeno troviĝas granda marista hejmo. Kelkaj SAT-anoj decidis varbi la maristaron por nia ideo. Multe vojaĝante la maristoj estos utilaj propagandistoj por esp-o. Por ke nia entrepreno sukcesu, ni petas helpon de ĉiuj landoj. Ni bezonas por la komenco almenaŭ 5 ŝlosilojn el ĉiuj naciaj lingvoj kaj speciale propagandilojn k ĵurnalojn, en kiuj aperis artikoloj pri esp-o. Se jam troviĝas ie esp. maristaj grupoj, ni petas de ili detalajn informojn pri iliaj metodoj de laboro. Por ne esti superŝutataj, ni petas sendi la propagandaĵojn nur pere de ĉefa centro en iu lando aŭ pere de unu grupo. La valoron de l’ sendotaĵoj ni rekompencos tuj post ricevo. Notu la prezojn en dolara monvaloro. Espereble la K-doj komprenas la gravecon de nia klopodo k sendos al Adr.: Grupo de Esperantistaj Maristoj, 20 Ankerrui, Antverpeno, Belgio. (1753)
Rondeto el 12 gepioniroj
K-do Karamnov, Anatolij K-dino Sagatelova, Ruzanna „ Kajŝauri, Nadja „ Levĉenko, Ola „ Sogomonova, Nora „ Spiriadis, Elena „ Kirilova, Nataŝa K-do Kunĝulov, Alexandro „ Gladkov, Vladimir „ Ŝaĥparonjan [?], Jura „ Bregman, Samuil „ Aĥverdov, Jora
deziras korespondadi pri la vivo de infanoj alilandaj kaj interŝanĝi infangazetojn. — Sendu leterojn: Sovetio, Tiflis, Zaknarkomtorg. Al K-do Mikirtumov por pioniroj.
ATENTU GEKAMARADOJ ĈIULANDOJ!
Esp.-rondeto de P. T. T.-istoj aranĝos sian unuan
Esp. Ekspozicion
por propagandi esp-on inter gelaboristoj. Ĉiuj Gek-doj k administrejoj de esp. gazetoj estas petataj sendi esp-aĵojn. Helpu nin en nia laboro! Sendu multnombre! Dankplena respondo per Pl garantiata.
—o—
Sendu tuj al K-dino Mario Mitrofanova, Poŝtoficejo Kozlov tamb (Sovetio).
MEMORE PRI LENIN
Vjatka Satanaro aranĝas en fino de januaro Internacian Vesperon. Pro tio ĉiuj klasrevoluc. organizoj k individuoj estas petataj sendi poŝtk., leterojn k propagand-materialon. Ĉiuj ricevos respondon.
Adreso: U. S. S. R., Vjatka, Domo de Komunistiĉeskogo Prosveŝĉenja.
Gejunuloj!
Por mondvojaĝo piedire mi serĉas junan, malriĉan, kuraĝan K-don kun intereso pri la mondo. Skribu, laŭeble kun fotografaĵo al H. Menner, Kärntnerstr. 26, Knittelfeld, Steiermark (Aŭstrio).
— paĝo 12 —
148 SENNACIULOMEMORNOTO
Priesper. artikolojn k notojn enhavis: Daily Herald, Lond., 4. 1.; Le Petit Dauphinois, Grenoble, 27., 28., 29. 12.; Le Dépêche, Grenoble, 22., 24., 26., 27., 28., 30. 12.; Signalen, Stokh., 3. 1.; Labour Woman, Lond., jan. (rubriko); Monde, Paris, 5. 1. (Let. de H. Barbüs al Niŝni-Novgorodaj [?] esp-istoj. Vidu n-o 219 “S-ulo”.
Peresper. materialon enpresis: Travail, Lyon, 5. 1.
* * *
La 2-a Kongreso de Anarkista Junulara Internacio okazos 19./20. 5. 1929 en Brieselang apud Berlin. Sciigojn pri partopreno oni sendu al K-do Willi Boretti, Gemeinschaftsstrasse 30, Berlin-Adlershof. Per sia informbulteno tiu Internacio denove instigas siajn anojn lerni esp-on.
NIA POŜTO
3375. — Tiajn alvokojn ni ne povas enmeti senpage. Ni povus enmeti interŝanĝan anoncon. 1125. — La teksto de l’ letero de H. B. taŭgas por propag. organoj, sed ne por “S-ulo”. Komparu “Memornoto” en ĉi tiu n-ro. 164. — Pri la uzado de l’ prepozicio PO respondis tre detale al vi Fakulo en n-oj 133, 134, 135 de “S-ulo”. En la aluditaj de vi ekzemploj ni traktis tiun vorteton tute laŭ la konsiloj de Fakulo. 6600. — La red. de “La N. E.” ne sendis al ni sciigon pri la sorto de via artikolo. Sekve de ni ne atendu tiurilatan respondon. Tofo. — La manuskripto estas sendita al K-do Rublov. Sed, neatendite k neantaŭvidite, okazis ia prokrasto en la transsendo al Odeso. 1225. — Ne estas eble, utiligi en “S-ulo” vian artikolon pri P. Sed ni eltiros parton por “La Lern.”. 2798 (Praca). — Se vi deziras, ke ni kalkulu la akcion tiam necesas resendi ĝin. Povov (Mitiŝĉi). — Mankis la teksto de via anonco.
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, Pl = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
AŬSTRIO
— Dankon al ĉiuj Gek-doj, kiuj dez. koresp. kun mi. Bedaŭrinde al ĉ. skribi ne eblas, ĉar tro da koresp-aĵoj alvenis. — J. Pfisterer, Wiener-Neusadt.
BULGARIO
K-do Georgi Ivanov, rabotilnica Lokum “Roza”, Gorna Ĝumajo, dez. koresp. kĉl., interŝ. belegajn vidaĵkartojn.
ĈEĤOSLOVAKIO
Filatelistoj atentu! — K-do Franz Kratzer, Neustadt an der Tafelfichte, Flurengasse, 643, dez. interŝ. PM. kĉl.
GERMANIO
Adresŝanĝo. — K-do Gustav Hindorf, Hartwig-Hesse-Str. 29/3, I., Hamburg 5 (stratŝ.)
K-do Otto Lübkert (13 060), Schützenstr. 41, Bad Oldesloe, dez. koresp. kĉl., L, Pl. Resp. garantiata.
K-do Otto Hellmut, Tannenweg 26, Berlin-Spandau, dez. interŝ. Pl, kĉl.
K-do Fritz Schwarzig, Obere Burgstr. 1, Pirna a. E., dez. koresp. pri arthistorio, literaturo k socialpolitiko kĉl.
K-do Rudolf Brand, Lichtensteiner Str. 23, Glauchau i. Sa., interŝ. Pl, bfl., naciaj gaz. kĉl. Resp. garantiata.
K-do Kurt Lange, Baunakstr. 2, Leipzig-N. 24, dez. koresp., pref. kun Svedio.
K-do E. Sämann (13 371), Tailfingen i. Wttbg., dez. interŝ. Pl, bfl., kĉl.
K-do Karl Mohrlok, Wiesenstr. 23, Tailfingen i. Wttbg., dez. interŝ. Pl, bfl. kĉl.
— Koresp-adon kun ruĝarmeano dez. germ. ruĝ-frontbatalanto. Peras K-do H. Hubertz, Ernststr. 37-a, Essen.
— 20 junaj gelab-istoj dez. koresp. individue pri ĉ. temoj kĉl. Adr.: K-do Otto Röder, Hallische Str. 287, Leipzig-N. 22.
— Atentu! — Grupo de 15 viglaj gelernantoj dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl. Resp. gar. Skribu tuj al: K-do Hubert Ackermann, Dechenstr. 13, Merkstein b. Aachen.
K-do Kurt Zschuckelt, Lange Str. 14, Riesa-Weida i. Sa., dez. koresp. kĉl. L, Pl. Resp. garantiata.
HISPANIO
K-do Eŭgenio Gil, San Lorenzo, 40, pral. Zaragoza, dez. koresp. kĉl. pri konstruado de junkaj mebloj k korboj. Certe resp.
NORVEGIO
K-do A. B. Ostensen, Bernh. Getz gt. 6, Trondhjem, dez. koresp. pri ĉ. temoj kĉl., L, Pl. PM.
SOVETIO
K-do G. Taratorin (24 j.), Nerĉinskij-Zavod, Sretensk. Okr. DVK, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Resp. garantiata.
K-do Gregoro Ĉernov, (19 j.), Poŝt-telegrafa kontoro, Bogotol, Aĉinsk. okr., Siberio, koresp. pri div. temoj kĉl.
K-dino Dina Osina (17 j.), Sovetskaja ul. 47, Bogotol, Aĉinsk. okr., Siberio, koresp. pri div. temoj kĉl.
K-dino Berta Svajger, Novosenskaja, 14, kv. 3, Moskvo-4, dez. koresp. kun medicinlaborantoj el ĉl.
K-do Petio Kaĉkaĉŝvili, ul. Vorovskogo, 29, kv. 12, Moskvo, dez. koresp. kĉl. Nepre resp.
K-do Boriso Vdovenko, Poŝte restante, Moskvo-64, Kurskij vokzal, dez. koresp. kĉl. Certe resp.
K-do Boriso Nemiskij (terkulturisto), Oktobra, 48, Omsk, dez. serioze koresp. pri div. temoj kĉl. Resp. garantiata.
K-do N. Mal, ul. Engelsa, 4, kv. 1, Moskvo-5, dez. koresp. pri ĉ. temoj, prec. pri teatro k kino. Resp. garantiata.
K-do Feodoro Kretiŝĉenko, Novoslobodskaja ul. 36, kv. 11, Moskvo-55, dez. koresp. kĉl.
K-do N. Novikov, Mjasnickaja, 21, kv. 94, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj, prec. pri kooper. movado.
K-do Nikolao Anisimov (juristo), Socialistiĉeska, 25, Ĉerepovec, dez. koresp. kĉl. Pl, PM.
K-dino Lida Ĉehneva, 2 Buhvostova ul. 10/15, kv. 5, Moskvo, dez. koresp. pri ĉ. temoj. Certe resp.
K-do D. Skorin, ul. 2 Sokolniĉeskaja, 23, kv. 11, Moskvo-14, dez. koresp. pri fotado, politiko k a temoj.
— 4 K-doj dez. koresp. kun junkomunistoj el ĉl. Adr.: K-do Visokoostravskij, Sovetskaja, 27, St. Perovo, M.-Kaz. j. d. Resp. garantiata.
— Ĝermanlingvanoj! — Kiu volas koresp. kun mi pri studado de germ. lingvo? Mi bone scipovas esp. Adr.: K-do Viktoro Fallin-Stroganov, Provorskaja, 8-a, Smolensk.
K-do G. Mihajlov, P. O. Azeevo, Sasov, uezd. Rjazan. gub., dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj.
USONO
K-do P. Epifanovich, Box, 47, Internat. House, 500, Riverside Drive, New York, City, dez. koresp. kĉl. k ricevi il. gaz.
Tutmonda Proletaro!
30 Esperantistoj deziras korespondadi kun la tutmonda proletaro — gejunularo, fabrikoj, sindikatoj k partiaj junularoj, ruĝhelpĉeloj, pri militdanĝero, kontraŭ-bolŝevika bloko, la defendo de l’ unua laborista ŝtato ktp. Skribu nur kolektive! Respondo garant.!
Adr.: Moskva, Marosejka ul. Petroverigijskij p. 10. Esp. grupo de Kom. Unio. NMZ. “Klubo”
ĈU MI TROVOS EN SOVETIO
seriozan K-don, kiu kompletigus mian kolekton de Sov. PM per nedif. maloftaĵoj (prec. el la j. 1923—1926)? Mi donos aŭ PM aŭ abonos (aĉetos) ion ajn laŭ deziro.
K-do F. Ŝilha, Luze-Koŝumberk, 75 (Ĉehosl.).
ANTAŬ-KONGRESO EN REGENSBURG
La grupo Regensburg invitas la vojaĝantojn al la SAT-Kongreso en Leipzig al Antaŭ-Kongreso en Regensburg. Ni volas per tiu ĉi kongreso montri al la kongresanoj la vidindaĵojn de la urbo kaj de la regiono apud la Danubo kaj utiligi ilian ĉeeston por efike manifesti por esp-o. Tial venu! Vi estos kamarade akceptataj en nia gastama rondo. Anoncu vin ĉe K-do Johano Alzinger, Hauptstr. 16/2, Regensburg-Stadtamhof (Germ.). La Gek-doj estas petataj anoncante sin tre klare skribi sian adreson. Ili ricevos senkostajn loĝejojn.
ENHAVO:
paĝo Novan paŝon antaŭen . . . 137 Bazaj principoj de l’ marksismo . . . 138 La cerbo de Lenin . . . 139 La negra problemo en Ameriko . . . 139 Kamparlaborista mizero en Bavario . . . 140 La nuntempa tajlor-metio en Anglio . . . 140 Diversaĵoj . . . 141 Pri la situacio de rusaj virinoj en Hungario . . . 141 Hodiaŭ en Bulgario . . . 141 Blua trankvileco . . . 142 Buhara (Fino) . . . 142 Antisemitismo en USSR . . . 143 Historia skizeto el mia eksterordinara vivo . . . 143—44 Faktoj kaj komentoj . . . 144 Sennaciula Junulara Paĝo . . . 145 Tra Esperantio, Recenzejo, Korespondado, Anoncoj . . . 146—48
Preselo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 226, 29-a de januaro 1929
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 226 — APERAS SEMAJNE — 29. Januaro 1929
[BILDO p.1 | 42,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. (emblemo de SAT), inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT — 23, rue Boyer, Paris-20e ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
LA MINACO DE HINDIO
La Haveno de Bombe (angle: Bombay) similas laŭ multaj rilatoj al la haveno de Londono. Tie la samaj ŝipoj ankradas: ŝipegoj el ĉiu mondparto, multaj venintaj el Britio. Ĉeestas la konataj vidaĵoj kaj sonoj kaj odoroj de haven-vivado, la okupateco, la bruo, la ekkrioj de l’ fajfilegoj, la grincado de ŝarĝ-leviloj, kiuj elsvingiĝas de l’ varejoj, la svarmoj da doklaboristoj, kiuj moviĝas kaj rapidas ĉe la ŝipoj kaj dokoj — kiel armeoj de formikoj plenumantaj herkulesajn taskojn — ŝarĝantaj kaj malŝarĝantaj. Tio memorigas, kiel mi jam diris, pri la vivado ĉe la Londonaj dokoj¹, en febre varma kaj brile suna somera tago — kun sennuba blua ĉielo super la kapo el kiu haŭtbruliga suno radias varmegon. Sed ekzistas tamen diferencoj, kiuj sin trudas sur la konscion laŭgrade. Ekzistas ekzemple la odoroj de l’ Oriento. Sed tio, kio atestigas plie pri Bombe, anstataŭ pri Londono, estas, ke ĉiuj el la dokistoj estas brunhaŭtaj anstataŭ blankhaŭtaj. La laboristoj en siaj turbanoj kaj ‘dhoty’oj² konsistigas la plej diferencan elementon en la sceno. Tiu strangeco trafas plej vive. Kiam oni renkontas aron da laskaroj³ en la nebula malhelo de Limehouse⁴, inter la grizaĉaj stratoj de Londono, tio ŝajnas strange.
[BILDO p.1 | 29,46,69,65] Foto: antaŭe vico de malaltaj kabanaĉoj kun kadukaj tegmentoj, malantaŭe granda nova fabrika konstruaĵo. Subskribo: «Antaŭe la kabanaĉoj, en kiuj devas loĝi hindaj laboristoj. Malantaŭe — nova fabrik-konstruo, por kiu mono ne mankas.»
Ĉi-tie, do, ĉe la marbordo de Bombe, estas parto de l’ laboranta Hindio. La dokistoj de Bombe faras similajn deĵorojn kiel la dokistoj en Londono aŭ Liverpul. Ili faras la deĵorojn kun simila energio kaj sperto, alĝustigantaj siajn korpojn por portado de similaj ŝarĝoj. Iliaj laborhoroj estas kutime de l’ 7-a matene ĝis la 17-a posttagmeze, kio signifas, enkalkulante tempon por manĝi, ke ili laboras proksimume naŭ horojn potage. La salajro de dokisto estas £ 1, 7 s. pomonate, aŭ 1 s. 9½ d potage¹. Nur proksimume 1 penco pohore estas pagata por kroma labortempo. Flanke de la dokistoj dungitaj, svarmas senlaboruloj. Estas taksite, ke neniam pli ol unu triono el la dungebla dokistaro povas trovi laboron.
Londona dokisto ricevus salajre por du tagoj da laboro tion, kion ricevas dokisto de Bombe por unu monato.
Mi skribis ĉi-tie pri Bombe, ĉar tiu haven-urbo estas la unua trafita, la pordego al Hindio. Ĝi unue viciĝas kiel elmontro pri Hindio kaj hindaj kondiĉoj.
“Hejmoj”
Ni povus sekvi la londonan dokiston al ties malgaja hejmeto en Ŝadŭel aŭ Poplar¹ en la tragika domaĉaro de l’ dok-kvartalo. Egale ni povus sekvi la dokiston de Bombe al lia netakseble pli malhela, tragika, nigra truo, lia “chawe”² en la terure malsaniga indiĝena kvartalo de Bombe, kie li loĝas kun sia familio kaj kunpremita aro da kunuloj. Tio, kion ricevas la londona dokisto kiel salajron, ebligas lin havigi al si malgajan hejmeton en Ŝadŭel. Ĉu eblas imagi, kian hejmon — minacatan de malsato kaj malsanego —, povas havi la dokisto de Bombe per sia salajro?
La hejmoj de la teks-laboristoj en Bombe — de la hindaj laboristoj ĝenerale — estas nepriskribeblaj. Senfenestraj dometaĉoj kun kot-ŝmiritaj muroj kaj plankoj el tero, en kiuj estas malorda kunmiksaĵo el ĉifonoj kaj kelkaj metalaj potoj, nenia provizo da pura akvo, neniaj necesejoj nek sanigaj aranĝoj — kie viroj, virinoj kaj infanoj vere svarmas, maljunaj kaj junaj, malsanaj kaj sanaj; kuirantaj sian manĝaĵon, sin lavantaj, manĝantaj, dormantaj, naskantaj infanojn kaj mortantaj; vivetantaj per iom da rizo aŭ graso, ĉiam malsategantaj — jen ĉi-tiuj hejmoj.
Industriigo de l’ Oriento
Per rigardo al la dokistoj de Bombe kompare kun tiuj de Britio, oni povas senti, kvazaŭ, la malbonsignan minacon de Hindio.
Hindio estas en stato de transformiĝo. Tio, kio okazas hodiaŭ en Hindio similas tion, kio okazis en Britio dum
¹ Komerca havenbaseno. ² Dhoty (esp.: dhoti): korp-tuko. ³ Laskar: hinda aŭ azia maristo. ⁴ Limehouse (esp.: Lajmhaŭs): kvartalo doka de orienta Londono.
¹ Do, iom pli ol 1 marko germ. potage.
¹ Angle: Shadwell; Poplar: orient-londonaj dok-kvartaloj. ² Chawe (esp.: Ĉo): unu el kabanaro.
— paĝo 2 —
150 SENNACIULO
la malhela periodo de l’ Industria Revolucio. Sed en Hindio la grado de progreso estas multe pli rapida kaj la giganta homara dramo ludiĝas laŭ pli ampleksa skalo. La kapitalismo, kiu malvolviĝas tie, ne rezultas el ia procezo de interna ekonomia kreskado, sed grandparte el ekstera al-trudado. Ne temas pri la komenciĝo de kapitalismo, kun individuaj mastroj kaj malgrandaj entreprenoj, kiel en Britio antaŭ pli ol jarcento, en nuntempa Hindio, sed pri la multevoluinta kapitalismo de l’ trustoj kaj kuniĝoj kaj gigantaj industriaj entreprenoj, kiu estas rapide kondukita en vastan teritorion loĝantan de milionoj da malriĉegaj kamparanoj, kiuj vivas plejgrandparte laŭ feŭdaj kondiĉoj.
La historia esploro sciigis ĝenerale pri la faktoj de l’ Industria Revolucio en Anglio, kaj pri la maniero laŭ kiu grandaj nombroj da personoj, kiuj estis disigataj de l’ lando, kiuj estis senteruloj kaj almozuloj, iĝis sen propraĵo, sen vivrimedoj. Por vivi, ili estis devigataj plenigi la urbojn kaj la centrojn de l’ industrio kaj vendis sian laborpovon al la kapitalistaj dungantoj. Ni scias, ke tiuj, kiuj havis nur sian laborpovon kiel vivrimedon, amasiĝis ĉirkaŭ la fabrikoj, laborejoj kaj muelejoj, sin proponantaj al la mastroj kiel eble plej malkare. Ni scias, ke la Industria Revolucio estis periodo de terura mizero por la laboristoj; periodo de ega ekspluatado, de malaltaj salajroj, de industriaj inferoj kaj de kabanaĉoj kaj domaĉaroj. Ni scias, ke en tiu tempo komenciĝis la kresko de la grandaj industriaj urboj — kiel Manĉest’r, Birming’m, Glasgo kaj Ŝefild¹ kiuj ensuĉis la homaron de l’ kamparo kaj ŝvelis per miloj, eĉ milionoj da mizeraj proletoj.
Simila procezo okazas hodiaŭ en Hindio.
La Hindio, kiu ne ekzistas
La ĝenerala kredo pri Hindio en Britio estas, ke ĝi estas ia speco de cirka procesio, kun juvel-kovritaj “rajah”-oj² rajdantaj sur elefantoj, barbhavaj lancistoj sur kapriolaj ĉevaloj, vualitaj knabinoj kaj amasoj da blankvestitaj kaj turban-ĉapelaj homoj, kun la batado al “tom-tom”-oj³ kaj la kantado de strangaj kantoj. Tia Hindio de fi-brilaĵo apartenas la librojn pri ferakontoj. Ĝi ne ekzistas. Tio, kio ja ekzistas, estas lando, kie tri cent milionoj da personoj malsatas ĉiun tagon de sia vivo. La vasta plimulto el tiu popolo estas terkulturistoj — prilaborantoj al tero sub primitivaj kondiĉoj. Tiom primitivaj estas ĉi-tiuj kondiĉoj, tiom malfacila estas la sorto de ĉi tiuj penegantoj, tiom malplena kaj nesufiĉa estas ilia vivo, ke ili estas la plej malriĉa popolo en la mondo. Iliaj cirkonstancoj konsistigas tion, kio estas nur iomete pli bona ol sklaveco. En kelkaj lokoj, ili vere estas sklavoj. En kelkaj ŝtatoj hindaj, kie la “rajah”-oj regas kiel en antikvaj tempoj kaj daŭrigas la tradician luksan elmontron, sistemo de mezepoka aŭtokratio ekzistas. “Begar”, t. e. deviga laboro, estas ofta. Kaj tio estas la sklaveco. En aliaj lokoj, kie ekzistas la sistemo “Kamia”, centoj da miloj da homoj ŝuldadas al procentuloj aŭ terposedantoj ĝis sumo da £ 3 (40 rubloj) aŭ malpli ĉiu; kaj konsekvence, ili kaj iliaj edzinoj kaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj iĝas la ligitaj servutuloj de nura procentulo aŭ terposedantoj por ĉiam. Estas terkultura Hindio, kiu liveras la nigran kaj teruran fonon (malantaŭaĵon) por la tuta bildo. La hindaj industriaj laboristoj ne estus amasiĝintaj en la centrojn de industrio, se ne rezultas ekonomia profito el tia agado.
[BILDO p.2 | 38,23,65,57] Foto de hinda kampara virino en longa vesto kun kapkovrilo, staranta nudpiede sur strato inter malnovaj domoj. Subskribo: «Hinda vilaĝanino».
La hindaj salajruloj hodiaŭaj estas abomene ekspluatataj — eĉ pli ol estis la salajruloj de Lankaŝ’r¹ antaŭ jarcento. Sed estas videble, ke ili ne estus sin submetintaj al la terura ekspluatado, se ilia antaŭa situacio ne estus egale aŭ pli mizera.
Komparoj
Traktante ĉiun industrion laŭvice, oni konstatas, ke la britaj laboristoj ricevas de kvar- ĝis dekduoble pli altan salajron ol laboristoj en similaj okupoj en Hindio. En la teks-fabrikoj, en la fer- kaj ŝtal-laborejoj, en la karb-minoj, en la maŝin-laborejoj, ĉe la fervojo, ĉe la te-kulturejoj kaj en la urb-servoj, la salajra nivelo estas tiom fantazie malalta, ke vivo per ĝi estus neebla en Britio. Tamen la hindoj estas tre inteligentaj. Ili rapide spertiĝas. La mirindaĵoj de hinda manlaboro estas konataj dum jarcentoj. Ili kapablas labori, post la industria instruo, tiel kontentige kiel eŭropanoj. Se oni donus al ili nur iomete pli da nutraĵo, kelkajn pliajn monerojn por aĉeti kromon da rizo, ilia daŭrforto ĉe laboro egalus tiun de la blankhaŭtuloj.
Oni devas konstati, kiel mi jam diris, ke estas la grandskala moderna kapitalismo, kiu ekprenis Hindion per siaj ungegoj. Estas la Kapitalist-Imperialismo, kun siaj larĝe disvastigitaj fabrikoj kaj maŝinaroj, siaj simpligitaj labor-metodoj, siaj plej lastaj elpensoj kaj aranĝoj; kaj la alĝustigo de la korpaj kaj cerbaj kapabloj de l’ hinda laboristaro al ĉi tiu moderna kapitalismo estos multe pli facila ol estis tiu de la britaj laboristoj al la frua maŝina produktado de la Industria Revolucio.
La Estonto
Mi skribas pri la malbonsigna minaco de Hindio. Ĉu ĝi ja ne estas konstatebla? Ekzistas, eĉ nun, signifa alilokiĝo de l’ industrio el la okcidenta mondo al la orienta. Nur imagu Hindion, kun ĝiaj gigantaj riveroj, ĝiaj grandegaj naturaj rimedoj, ĝia ligno, ĝiaj karbo kaj fero, ĝiaj kotono kaj juto, ĝiaj agrikulturaj ebloj, kiam la nunaj primitivaj metodoj ŝanĝiĝos en modernajn. Nur imagu tiun Hindion plene industriigita, kiel estas neevitebla, kun la laboristoj pligrandigantaj la urbojn de Bombe, Kalkutta, Madras kaj aliajn urbojn kaj starigantaj hindajn Londonojn, Birming’m-ojn kaj Manĉest’r-ojn — malbelaĉajn hindajn metropolojn kun miriadoj da salajrsklavoj loĝantaj en mizeraj domaroj.
Ĉi tio estas realiĝanta
Tiuj doklaboristoj de Bombe, laborantaj apud la Hinda Maro, antaŭsignas ĝian alvenon. La industrio de Britio devas velki kontraŭata de tiu hinda konkurado. Kiel ĝi povos postvivi la tempon, kiam komercaĵoj produktitaj per tiu malkara laboro superŝutos la mondon?
Se ne…
Se ne la hindaj laboristoj sin organizos kaj tiel povos starigi grandan bataleman Sindikatan kaj Politikan laboristan movadon, kaj per tiuj rimedoj estos povaj trabati sian vojon tra la kapitalismo kaj starigi Socialismon en la tuta potencega hinda duoninsulo.
A. A. Purcell (parl. deputito), en gazeto La Plebo (“The Plebs”). Trad. E. K. L.
¹ Angle: Manchester, Birmingham, Glasgow, Sheffield. ² Rajah (esp.: Raĝa): hinda aristokrato. ³ Tom-tom: Muzikilo, ĉefe por ritmo.
¹ Angle: Lancashire: unu el la “shire”-oj, t. e. provincoj de Anglio.
— paĝo 3 —
SENNACIULO 151
PER KOOPERADO AL SOCIALISMO
La kooperativa movado en Ivanovo-Voznesensk ekzistas jam pli ol dudek jarojn. En 1907 aperis malgranda butiko, reorganizita de kooperativa societo je nomo “Jedinenije Sila” (esperante: Unueco estas forto). Tiu societo transformis la disfalintan kooperativon de urboficistoj. Ĝi starigis al si kiel celon plibonigi la vivkondiĉojn de l’ laboristaro kaj subteni laboristojn dum strikoj; ĉar dum la striko en jaro 1905 la butikistoj tute ne vendis varojn al laboristoj.
Komence de sia agado la kooperativo tute ne havis oficistojn, sed la kooperativanoj mem plenumis la laboron. Dum la unuaj tagoj oni vendis varojn ĉiutage por la proksimuma sumo de 10 rubloj, kaj nur poste, kiam aperis ĉe la laboristoj simpatio por sia ido, la disvendo fariĝis pli bona. La tiam ekzistantaj profesiaj unuiĝoj helpis al la kooperativo per mono kaj transdonis siajn funkciulojn, ĉar oni vidis, ke per la kooperativo la kultura nivelo de l’ laboristoj plialtiĝos.
Dum la unuaj jaroj la kooperativo unuigis malmulte da anoj. Por interesi la laboristojn, ĝi aprobis premion da 1½% por ĉiu rublo alportita en la kason. La unuaj oficistoj en la butikmagazeno de la societo estis aktivaj gvidantoj de l’ sindikata movado, kaj tial ili krom sia ordinara laboro plenumis ankoraŭ taskojn de l’ kooperativa movado kaj varbis novajn membrojn. Ĉar ili havis respondecan senton, ŝtelistoj ne troviĝis inter ili.
La situacio de l’ kooperativaj oficistoj estis pli bona ol tiu ĉe privatkomercistoj. Ili laboris 9 horojn potage kun tagmeza interrompo de du horoj. Ili havis ĉiusemajnan ripoztagon kaj jare dusemajnan libertempon, kio ne okazis ĉe privatkomercistoj.
Politik-eduka agado
Certe la kooperativo tute ne povis influi je la prezoj de l’ merkato, ĉar antaŭ la Revolucio ekzistis potencaj privatkonkurantoj. Sed la taskoj de la societo estis tute malsamaj. Krom vendo de varoj oni plenumis kulturlaboron inter laboristoj. Kiam regis caro kaj kapitalistoj, tia agado estis ekstreme grava. Dum tiu tempo ĝeneralaj kunvenoj de la kooperativanoj havis edukadan signifon. Sub kaŝa formo oni disvastigis la ideojn de socialismo per la kooperativo. Ankaŭ oni aranĝis lekciojn pri kooperado, kiujn tamen ofte malpermesis la policestraro. La kooperativo disdonis multe da literaturo al siaj aĉetantoj. Ĝi estis disdonata en magazeno kaj fabrikoj kaj enmetata en aĉetaĵoj.
Ankaŭ la kooperativo estis konspirejo por partianoj, kaj pro tio la polico persekutis la kooperativan gvidantaron. Batalante per ĉiaj rimedoj kontraŭ la kooperativo, la policestraro postulis, ke la societo eksiĝu el la samspeca loka korporacio kaj ankaŭ el la Kooperativa Internacio. La kooperativo timante pro sia sorto obeis. La kooperativa Internacio protestis per la angla registaro kontraŭ la agado de l’ rusa ŝtato. Sed tio havis malan rezulton kaj plifortigis nur la persekutojn.
Pozitivaj rezultoj
La komercafero iom post iom pliboniĝis. La ĉefa revo de l’ kooperativanoj estis havi propran domon. Tiu revo efektiviĝis en 1915, kiam oni konstruis duetaĝan brikan domon. Dum malsato kaj civilmilito, komencante de Oktobra Revolucio en 1917, la kooperativo batalis kontraŭ siaj konkurantoj, malgrandaj stratkooperativoj, kiuj aperis helpe de fabrikposedantoj kaj oficistoj.
La gvidantoj de “Jedinenije Sila” starigis en 1918 da demandon unuigi ĉiujn kooperativojn en la urbo. Tiu tasko efektiviĝos fine. En 1919, dum malsato, la Urba Nutrokomitato (Gorprodkom) proponis al la kooperativo akcepti ĉiujn ties magazenojn kaj kune disdoni nutraĵojn al la loĝantoj. Poste Gorprodkom transdonis ĉiujn funkciojn. Restis al ĝi nur la kontrolo. Tiun laboron la kooperativo plenumis ĝis Nova Ekonomia Politiko (NEP).
Nova Ekonomia Politiko kaj nuna evoluo
Tiu periodo estis tre malfacila por la organizantoj, ĉar la ekonomia malforto de la laboristoj malhelpis al la kooperativo kolekti monon. Krome la malaltiĝanta valuto malutile influis ĉiujn mastrumaferojn. Dank’ al tio la privatkomerco kreskis pli rapide ol la kooperativa movado. Tiam la societo starigis al la sindikataj kaj parti-organizoj la demandon pri redono havon kaj varojn de ŝtata nutrokomitato. Post tio la aferoj pliboniĝis, kaj la kooperativo ĉiutempe evoluis antaŭen, superante la privatkomercon.
Se komence NEP-gvidantoj de la societo revis pri ĉiujara spezo de 3 milionoj da rubloj, nun oni vendas varojn por 20 milionoj. Se antaŭe la rolo de l’ privatulo estis grandega en la merkato, male nun ĝi estas tre malgrandigita. Se la kooperativo dum la unua jaro havis 1 magazenon kun 2 oficistoj kaj vendis varojn je la sumo de 18 mil rubloj ĉiujare, nun ekzistas 75 diversaj magazenoj kun 600 oficistoj, 1 panfabriko por preparo de 32 000 kilogramoj da pano ĉiutage, 1 kolbasfabriko preparanta 3650 kilogramojn da kolbaso ĉiutage, 1 sukeraĵmetiejo preparanta diversajn sukeraĵojn en sumo de 48 mil rubloj ĉiujare, 1 bakejo farante ĉiutage 13 mil bulkojn. Anstataŭ 1 propra domo nun ekzistas 6 kaj deponejo ampleksanta 150 vagonojn da varoj. Nun la kooperativo havas sian propran kapitalon de 1371 mil rubloj, krom tio 2061 mil rublojn da fremda mono. Kooperativanoj estis 143 kaj estas nun 40 000 kun kapitalo de 600 mil rubloj.
Nedubeble la privatulo fine mortos kaj la tuta vendado estos en manoj de l’ kooperativaro, kiu estos unu entrepreno por ĉiu urbo. Ĝi kontentigos ĉiujn mastrumajn bezonojn de l’ laboristaro. Tiel batalante, ni per kooperativa movado iras antaŭen al socialismo.
V. Makarin (11 220).
★
LUDOVIKINO MIŜEL¹
La granda ribelulino
Ludovikino Miŝel’, la granda amikino de l’ malriĉuloj, kiu partoprenis ilian vivon de mizeroj kaj bataloj, la virino kun koro pura, brulanta per la flamo de sankta ribelo, la arda Komunanino en 1871, restas viva en la koroj de l’ pariza proletaro, kiu memorsolenas en ĉi tiuj januaraj tagoj la datrevenon de ŝia morto (1905). Ekster Francio oni scias malmulte pri ŝia vivo kaj agado. Oni scias preskaŭ nur la nudan fakton, ke ŝi partoprenis aktive en la Pariza Komuno. Vere meritas tiu nobla virina figuro, ke la SAT-anoj pli intime konatiĝu kun ŝi.
Estis vizaĝo kun viraj trajtoj, malbela, sed lumigata per la plej belaj okuloj el la mondo, okuloj delikataj kaj klaregaj; ovala frunto de poeto aŭ profeto kaj, krude plantita super la viraj tempioj, multpeza vindaĵo el grizaj haroj; energia kapo, la palpebraj sulkoj interplektitaj kun la tempia sulketaro, kiun gravuris la tempo — tia aspektis, ĉe kadukiĝa aĝo, tiu, kiun la kapitalistaj gazetoj nomis la “ruĝa virgino”, ŝiaj amikoj la “bona Ludovikino” (france: bon “Luiz”), glora bastardino de senfama kampnobeleto, markizo de Vronkur’ (france: Vroncourt).
Sed male, la manko de juno kaj belo ne malaltigis la stilon de ĉi tiu nobla vizaĝo: ĝi forte elstarigis la distingan karakteron, la imponan kaj dolor-
¹ France: Louise Michel (1833—1905).
[REKLAMO p.3] N. LENIN: Ŝtato kaj Revolucio — 150 paĝoj, formato 12×18 cm. Prezo 1 mk. g. — Mendu tuj ĉe la Administracio de SAT R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27
— paĝo 4 —
152 SENNACIULO
impresan personecon. Ŝiaj esencaj trajtoj estis nevariaj dum tuta sia vivo. Apenaŭ diferencas portretoj de 1850, 1871 kaj 1901, kvankam pasis tridekkvindek jaroj. En ĉiu portreto oni retrovas la samajn liniojn, la vibreman, larĝan nazon, kiu rondiĝas ĉe l’ pinto — signo de bonanimeco; la malsupran lipon iom antaŭŝovitan. La tuta karaktero de l’ granda buŝo rimarkigas unikan miksiĝon de mildo kaj malestimo. La ostaro aperas peza kiel ĉe estaĵo kapabla preni sur sin la plej malmolajn ŝarĝojn. Instruita gesto, surstampo de l’ pedagogio (ŝi ja estis instruistino), parolo alterne sarkasmo kaj flameca, poste, senstreĉa, infanrido, tio kompletigas la fizikan aperon de l’ granda ribelulino, en kiu sesdek jaroj da apostoleco kaj mizero ne povis malfortigi la intelekton nek malgrandigi la koron.
[BILDO p.4 | 22,21,52,50] Portreto de Ludovikino Miŝel (Louise Michel) en matura aĝo: virino kun malantaŭen kombitaj haroj, en malhela vesto.
Kaj la ĉiama kostumo akordiĝas kun tiu fizionomio: “Savarmea” ĉapelo, nigra jupo kvazaŭ en eterna funebro, pelta kloŝo.
Militantino en la tagoj de batalo, ŝi oferis noblanime sian vivon ĉiufoje, kiam tia ofero aperis necesa al ŝi por la triumfo de l’ ideo. En Versaj’ (fr.: Versailles), en la sangaj tagoj, kiuj sekvis la Komunon, kiam oni ekzekutis Fere (fr.: Ferré), unu el la eminentaj komunanoj, la membroj de l’ sesa milittribunalo, kiuj konis ŝian amon al li, devigis ŝin ĉeesti lian ekzekuton. Alia virino estus venkita. Sed la fratino de l’ Komunano, kiel Ludovikino, kondamnita je deportado kaj mortanta pro tuberkulozo, ne havis alian amikinon. Kaj Ludovikino transvivis por mildigi la teruran agonion de l’ malfeliĉulino, doni al ŝi en ekzilejo iom da komfortsento. Forportite al Kaledonio, ŝi en momento, kiam oni volis disigi ŝin de ŝiaj Gekamaradoj, por konduki en malpli rigoran malliberejon, igis sian gardiston kontraŭagi la ricevitajn ordonojn. Ŝi estis preta ĵeti sin en la maron, se oni ne redonus ŝin tuj al la punlaboruloj de l’ Komuno, ŝiaj amikoj.
Ŝiaj noblegaj respondoj antaŭ la militjuĝistaro eldevigis admiron ĉe la malplej senpartiaj kontraŭuloj. Volenevole tio pensigas pri la Virgino de Domremi (Johanino d’Ark) konfuzanta siajn akuzantojn. Sed tiu lasta bazis sian kuraĝon sur absurda mistika kredo, dum Ludovikino havis neniun alian apogon ol la racion, la juston, la veramon.
Multaj Komunanoj jam estis ekzekutitaj de la blankuloj. Kiam la vico venis por Ludovikino, ŝi demandite uzi siajn defendrimedojn respondis: “Mi postulas de vi la “foston de Satori”¹, kie jam falis niaj fratoj: oni devas fortranĉi min de la socio. Oni ordonis al vi ĝin plenumi. Nu bone, oni pravas. Ĉar ŝajnas, ke ĉiu koro, kiu batas pro la libero, hodiaŭ rajtas nur ricevi kelkajn kuglojn, mi postulas mian parton da ili!”
Ĉu la heroinoj de l’ klasika antikva tempo iam faris pli firmajn parolojn? Sed por batalanta kamaradino la epopeaj horoj ne sonas ĉiujn tagojn. Ludovikino Miŝel konis ankaŭ la epokojn interpacajn, malgraŭ sia koro de apostolo kaj soldato. Dum tiuj ĉi necertaj ekhaltoj renaskiĝis ŝia profesia inklino kaj ĝi manifestiĝis ordoneme. Post la batalo — la propagando, kaj la instruistino post la militantino. Ŝi memoris siajn atestojn pri kapablo kaj sentis la profundan bezonon disvastigi la lumon, kiel ŝi faris antaŭe en Vronkur, lando de sia infaneco, en edukejo de Batinjol (fr.: Batignolles), kie ŝi faris siajn unuajn infan-edukajn paŝojn, kaj en la perdita insulo, kie ŝi fervore edukadis la kanakajn indiĝenajn) bubojn.
Tiom da virtoj kaj noblega grandanimeco havis nenion pedantan aŭ malvolonteman en si. Ŝi havis la “manion de Boneco”, kiel la mistikuloj de l’ mezepoko tiun de l’ Kruco. Ŝi amis, senhavigis sin por ĉiuj, donis dum plena vintro siajn vestojn al malriĉaj, nenion konservis por si, nenion havante krom la almozoj, kiujn ŝi disdonis kun la plej fiera modesto.
Ŝi ne estis feministino. Ŝi mem mokis kun akra ironio pri la “oratorinoj”, kiuj postulis politikajn rajtojn en la nomo de l’ “malforta sekso”. Ne volante “krei doloron”, ŝi restis virga, opiniante, ke tio estas la sola konvena rimedo por ne havi infanojn.
Ŝi faris versojn de granda vervo, torentajn kaj romantikajn. Ŝi ne atentis lingvaĵon kaj metrikon en ili. Sed la libera kredo, la nobla ribelemo brilis en ŝiaj poemoj kiel en ĉiu el ŝiaj paroladoj¹. Ŝi vivis pure kaj noble, kiel ŝi pensis kaj amis neniam alion ol la veron, la bonon. Kaj eĉ en malfeliĉaj, malprosperaj tempoj ŝi neniam malesperis pri l’ idealo.
¹ France: Satory; fortifikaja plato proksime de Versaj’, kie la kondamnitoj estis ligataj al fostoj k mortpafataj.
¹ Ĉi, sube ni aperigas unu poemon verkitan en la Antaŭkomuna periodo. Ĝi aperis en unua volumo de Postmortaj Verkoj, eldonitaj tuj post ŝia morto (1905) de ŝiaj amikoj.
★
PARIZO
Ombraro verŝis siajn urnojn densmallumajn; La tuta nokt’ sen hel’ — fantomojn silentumajn; Inside dormas kaj verde en lit’ profunda l’ ond’, Faŭko ĉiam malferma, en silento terura, Oni aŭdas subite al la mister’ senmezura Iun objekton fali de pont’.
Kvazaŭ irus kune la stratlanternoj palaj, Ĉiuj blovoj glaciaj pro l’ mizeroj fatalaj, La fantomoj vivantaj kaj la frostmortintoj, La banditoj embuske sub la pordoj en ombro — Al sama lok’, mortulej’, enirante kie sen nombro Ili estas estingiĝintaj.
Procesio naŭzega! kie la viroj, virinoj, La infanoj terurigitaj, unuj, korpoj, aliaj, animoj, Rifuzas vane, foriras, iras, senfina ĉen’! Ĉiuj jen! inter fantomoj aŭ, diru mi, penso, Jes, ĉiuj estas ĉe sia lok’ laŭ de l’ voj’ intenco Vasta kaj funebra maten’.
Parizo, 1861. Ludovikino Miŝel. Trad. N. B.
[REKLAMO p.4] Kio estas DIABLIDOJ? — Rakonto pri knaboj, kiuj spite malbonŝanco kaj malagrablaj spertoj restas estroj de la situacio. La malgrandaj herooj trovos admiron kaj simpation ĉe la leganto. 48 paĝoj. Kun tutpaĝa titolbildo. — Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 153
SENNACIULA SPORTA PAĜO
Kompilanto: Ad. Wendt, Leipzig O 27, Lange Reihe 11-a (Germ.)
LA BLANKA SPORTO
2. Asocia Vintro-Sportfesto de Laborista Gimnast- kaj Sportasocio de Germanio en Johanngeorgenstadt (Ercmontaro), 30. decembro 1928 ĝis 1. januaro 1929
Laboristsporto estas amas-sporto. Veki la laborulojn, logi ilin for el inter la ŝtonaj muroj de la urboj, el inter mucidaj ĉambroj de la kamparaj loĝejoj, kaj konduki ilin al edifa beleco de naturo — jen ĝia plej alta celo. Kaj kie la aero estus pli pura, kie la pulmoj povus spiri pli libere, ol tie inter la pintoj de la arbarkovritaj montoj? Tial ni almilitis la blankan sporton, kaj post multaj penoj ni venkis kaj festis la triumfon: malnovon ni estingas, la novo nia cel’, standardon ruĝan svingas ni de l’ batal’ ribel’!
[BILDO p.5 | 19,29,78,60] Foto: neĝkovrita montodeklivo kun granda saltreduto en la mezo, ĉirkaŭita de longaj vicoj da rigardantoj. Subskribo: Ĉirkaŭ 4000 rigardantoj ĉe la granda saltreduto apud Johanngeorgenstadt.
Antaŭa stato: La temperaturoj falas, la fido de la festa gvidantaro persistas kaj la esperoj de la interesitoj por la festo kreskas. Du tagojn antaŭ la festo novneĝo kaj jam 500 partoprenantoj sur la loko. Morgaŭan tagon denove degela vetero kaj ĉiam novaj aroj da alvenantoj. La vespera vagonaro alportis sabaton centojn da ski-ekipitoj, kiuj kun muziko kaj torĉa akompano marŝis en la urbeton. Johanngeorgenstadt staris plene sub la signo de la laboristsporto. La loĝeja demando estis brile solvata. 500 privataj loĝejoj, 400 komunaj loĝejoj kaj 400 amasloĝejoj estis disponeblaj. Tio estis la merito de l’ sinoferema varblaboro fare de la regalantaj K-doj kaj la merito de dankinda gastemo ĉe la loĝantaro.
Je la 30. decembro, la 1. festtago, estis iomete glaciiĝinta neĝo. Kun “Frei-Heil”¹-vokoj forlasis je la 8.39 h. la unua el la 160 kuruloj de la 12 km-kuro la starton. Per tio la oficiala programo estis malfermita. La konkurantoj montris sin ĝenerale kiel bonaj regantoj de siaj skioj. Grandajn kapablojn postulis la lastaj 500 metroj antaŭ la celo, kiuj pro tre kruta deklivo kaj onda tereno kaŭzis furiozan finveturon al la foirejo de la urbo. Atentindan avantaĝon certigis al si Wagner el Ŝrajberhaŭ (Schreiberhau), kiu ekveturis kiel 70-a, kaj alvenis kiel 13-a. Li venkis en 53 min. 14 sek. Dua fariĝis Weichert-Gornsdorf en 56 min. 09 sek. Tria Dressler-Marienberg (Ĉeĥoslovakio) 58 min. 45 sek.
La 8 km-distancon por junuloj 16—18 jaraj kuris brile Kupfer-Stützerbach (Tur.) kaj venkis en 42 min. 05 sek. — La 5 km-distanco por 14—16 jaruloj estis afero de la Johanngeorgenstadtanoj. Venkinto: Kraus en 24 min. 23 sek. La sportinoj en la 4 km-kuro estis multnombre reprezentataj. La kuron venkis K-dino Wittmar-Chemnitza Naĝunuiĝo 22 min.
Posttagmeze amas-manifestacio movis sin al la glacikurejo sur ĉeĥoslovaka tereno. La glaci-artkuraj konkursoj vidigis bonegan povon. Plej bonan rezulton atingis Kreuzberg-Leipzig per 30½ poentoj. Virinoj: Gehrmann-Leipzig 28½ poentoj. En la 500 m glaci-rapidkurado venkis senpene Schulze-Siegmar en 1 min. 21,2 sek. Schulze estas bonega kurulo.
Post tio aro da pli ol 4000 personoj marŝis al la saltreduto por vidi la montran saltadon. Kio tie estis vidata, estis unuaklasa kaj devigis al plej alta rekono pri la kuraĝo de la saltantoj. Oni vidis saltojn je pli ol 35 metroj. Vespere okazis salutparoloj de l’ urbestro kaj de reprezentantoj de l’ frat-organizoj, al kiuj respondis la asocia prezidanto K-do Gellert.
Venontan tagon foriris kiel unuaj la 20 km-kuruloj. Novneĝo kondiĉis grandan fortostreĉon, sed ili ĝenerale estis majstroj de sia fako. En furioza finveturo alvenis unu post la alia la unuaj kvar tra la loko. Venkinto: K-do Sander el Ŝrajberhaŭ 1 horo 39 min. 48 sek. — En la 5 km-trupa kuro por junuloj venkis Breitenbrunn, tempo 25 min. 50 sek. Ankaŭ la sportuloj pli aĝaj ol 35 jaroj estis multnombre reprezentataj kaj montris sian veturlerton ĉe la 5 km-kuro. Venkis Friedrich-Johanngeorgenstadt 25 min. 38 sek. La amasa gimnastikado sur skioj kaj la konkur-rodlado (glitveturado) dum la posttagmezo havis multnombran publikon. Ambaŭ prezentoj pasis laŭprograme. Forta aplaŭdo estis la danko por la kvalito de l’ atingoj. Venkintoj: sportuloj (du-ula glitilo) Tautz-Ŝrajberhaŭ; sportuloj (unu-ula glitilo) Wagner-Ŝrajberhaŭ. Virinoj (unu-ula glitilo) Hauser-Johanngeorgenstadt. Virinoj (du-ula glitilo) Kunzmann-Johanngeorgenstadt.
Poste la amasoj de l’ rigardantoj turnis sian atenton al la saltkonkursoj de kombinita kuro (8 km kaj 1 salto). Bonegaj saltoj estis montrataj. La kombinitan kuron gajnis Schroll-Bischofshofen (Stirio).
La plej grandan impreson faris torĉa manifestacio, plenumita dum jarfina nokto. Johanngeorgenstadt estis maro da flamoj. Ĉe la foirejo salutis K-doj Gellert kaj Koppisch la novan jaron, kiel jaron de batalo, ago kaj laboro. La novjara tago vidis la 8 km-trupkonkuron kaj la 1500 m-malhelpaĵkuron kaj kiel finon la taksitan saltadon. Inter la 33 trupoj de la trupkonkuro estiĝis interesaj luktoj. Pulvora neĝo permesis plej grandan rapidecon. Marienberg (Ĉeĥoslovakio) pruvis sin kiel plej bona trupo en 41 min. 12 sek. La plej altajn postulojn je la kapableco en skiado metis la 1500 m-malhelpaĵkuro. Kun admirinda kuraĝo veturegis la skiantoj malsupren de sur la krutaj deklivoj kaj transsaltis en furioza veturo arbetaĵojn kaj riveretojn. Unua fariĝis Wagner-Ŝrajberhaŭ en 5 min. 29 sek., 2. Schroll-Bischofshofen (Stirio) 5 min. 49 sek.
La taksita saltado dum posttagmezo allogis malgraŭ severa malvarmo grandajn arojn da rigardantoj. Longaj, belformaj saltoj estis vidataj. La plej bonan poentnombron atingis Wagner-Ŝrajberhaŭ 17,416 per salto de 29 m. Schroll-Bischofshofen cetere saltis 30,50 m, sed li malprofitis pro malpli bona sinteno kaj fariĝis dua kun 17,374 poentoj. Sassa-Maxdorf (Ĉeĥoslovakio) saltis 29 m en plej bona sinteno kaj fariĝis tria kun 17,217 poentoj.
Plenaj de neforgeseblaj impresoj kaj kun ĝoje brilantaj mienoj rapidis vespere la partoprenantoj al la vagonaroj. Ĝis revido en Nürnberg, dum la 2. Asocia Festo 18. ĝis 21. julio. Finiĝis la festo. Ĝi estis sukceso, kiu superis ĉiujn esperojn — ĝi estis la triumfo de celkonscia laboro. Vivu la laborista sporto!
¹ Saluto de l’ germanlingvaj lab. sportuloj.
SPORTA FAKKUNSIDO
dum la 9. kongreso de SAT en Leipzig
Sporta Komitato de SAT alvokas ĉiujn anojn de SAT, kiuj samtempe estas membroj de korpokulturaj rondoj, al kunsido de la Sporta Sekcio de SAT, okazonta je la 6. aŭg. 1929 en la Lab. Gimnast- kaj Sportlernejo en Leipzig, Fichtestr. 36.
Celo de l’ kunsido estas: 1. diskuti la agadon de l’sporta komitato, 2. solvi organizajn demandojn de l’ sporta sekcio de SAT.
Por sufiĉe frue komenci la preparajn laborojn, ni jam nun petas ĉiujn Gek-dojn, informi nin pri la eventuala partopreno kaj fari proponojn por la tagordo.
Sporta Sekcio de SAT, kom.: Ad. Wendt.
— paĝo 6 —
154 SENNACIULO
TRA ESPERANTIO
Aktuala Problemo
Estas nedisputebla fakto, ke la bazo de SAT-laboro, ĝia fundamenta celo, estas interligo de tutmondaj proletoj, disvolvo kaj fortigo de ilia klasa solidareco kaj fratiĝo pere de esperanto. En nunaj politikaj cirkonstancoj, kiam tutmonda burĝaro denove fortigas sian atakon kontraŭ la Laboristaro, kiam ĉiuj metodoj estas provataj por disigi la Proletaron, instigi proletojn de unu nacio kontraŭ proletoj de aliaj, — tiu problemo de interligo akiras karakteron de akra neceso. La SAT-aparato kaj “S-ulo” estas perfektaj iloj ebligantaj tiun interligon en plej larĝa skalo. Sed ni devas konfesi, ke ĝis nun ni tro malmulte da atento dediĉis al tiu problemo.
Ni prenu la internacian korespondadon, kiu sendube estas la animo kaj la plej efika instrumento por tiu interligo. Ĉu ofte ni renkontas sur paĝoj de “S-ulo” debatojn pri tiu problemo? Ĉu diverslandaj Labeskoj¹ interŝanĝas sian sperton pri tiu laboro, skribas pri siaj malfaciloj aŭ atingoj? Analizante la ĝis nun ekzistantan korespondadon, oni devas veni al konkludo, ke plejparte ĝi estas individua korespondado kaj tial ĝia socia signifo estas tre limigita. Kaj nevole venas en kapon la demando: Ĉu ni SAT-anoj, esperantistoj, la iniciatantoj kaj efektivigantoj de tiu interligo, preskaŭ ĝiaj monopolistoj, devas kaj rajtas limigi nin mem per tiu interligo?
Konsiderante la celon, kiu staras antaŭ ni kaj devas bazi sur amasa laboro, kaj ankaŭ la praktikon, kiu montras, ke interligo de neesperantistoj por korespondado estas la plej efika propagando kaj instigo por lerni esperanton, la plej bona propagando por SAT, “S-ulo” kaj sennaciismo, ni nepre devas ŝanĝi niajn labormetodojn. Ĉiu SAT-ano, ĉiu Labesko devas fari ĉion eblan por interligi sian oficejon, kunlaborantojn, labkorojn, junulojn kun samprofesiuloj el aliaj landoj. Tio sendube estas pli facile efektivigebla ol lernigi esperanton antaŭe. Sukcesa korespondado multoble pli rapide kreskigas nian movadon, aŭtoritatigas ĝin, montras ĝian praktikan signifon ol nuda kaj abstrakta propagando. Se mi ne eraras, tia metodo estas larĝe praktikata nur en Sovetio (kaj i. a. nur al ĝi ni ŝuldas la progreson de esperanto en Sovetio). Pro tio ke en aliaj landoj la samaj metodoj ne estas praktikataj, ni renkontas multe da malfaciloj: Ekz. en Sebastopolo preskaŭ ĉiuj ĉeloj de junkomunistoj kaj ĝenerale laborista junularo deziregas korespondi kun junularo el aliaj landoj. Ili eĉ estas pretaj por tio ellerni esperanton. Sed kie preni por ili tiom da adresoj? Se en “S-ulo” iafoje aperas adreso de junulo, oni ne scias, al kiu ĝin doni unue, kaj verŝajne la malfeliĉa adresato estas atakata de ĉiuj urboj. Kaj ĉu ne ekzistas centoj da junkomunistoj aŭ senpartiaj junuloj, kiuj plezure akceptus la korespondadon, se iu perus tiun interligon? Samon oni povas diri pri multaj plenaĝaj laboristoj, kiuj emus interligiĝi kun siaj samprofesiuloj.
Do konkrete: Labeskoj kaj apartaj SAT-anoj devas anstataŭ nuda propagando de esperanto, kiu estas plej ofte senfrukta, interligi siajn kunlaborantojn, ĉelojn, ĵurnalojn, labkorojn kun samspecaj institucioj, prenante sur sin provizore la tradukon de leteroj.
En “S-ulo” sekve devas aperi ne nur anoncoj de esperantistoj, sed ankaŭ de korespond-dezirantoj neesperantistaj.
La anoncpetantoj devas noti sian aĝon, profesion, se eble, partiecon, por ke oni povu elekti konforman korespondanton.
Konsiderante la signifon de junulara interligo, la estro de junularfako devas trovi metodojn por instigi la korespondadon inter junularo kaj esti efektiva peranto por tiu afero.
Per tiaspeca laboro ni tre rapide povas multobligi la membrojn de SAT kaj efektive fari esperanton la lingvo de tutmonda Proletaro.
Ida Lisičnik (3632).
¹ Lab. esp. Korespondantoj.
Pri metalista sekcio de SAT
Dum la SAT-kongreso en Göteborg okazis ankaŭ fakkunsido de metalistoj, kiun ĉeestis ĉ. 40 gemetalistoj el 8 landoj. I. a. la kunsido unuanime aprobis fondi SAT-sekcion, sed por ke la decido ne restu nur surpapera, estis elektata komitato el 3 K-doj, kiu ĝis la venonta kongreso en Leipzig ellaboros planon. La komitato tial deziras interrilatojn k proponojn de metalistoj el ĉiuj landoj, pri labortaskoj de l’ Sekcio. Ĉu vi konsentas specialan faklaboron k kiel ni organizu tiun laboron? Ĉion adresu al: Esp. met. komitato, Anton Norling, Omberg 2, Göteborg, Svedio.
El la Redaktejo
Kiel vi legis en la unua paĝo de l’ lasta n-ro, ne nur temas pliampleksigi kaj per bildoj plibeligi nian gazeton, sed ni volas fari ĝin unuakvalita laŭ enhavo kaj ne komparebla kun iuj nacilingvaj ĵurnaloj, transprenante per simplaj tradukoj ties artikolojn. Nia organo devas speguli la originalecon kaj proprecon de nia kulturmovado. Tial niaj kunlaborantoj memoru, ke ni preferas originalajn artikolojn. Ni ja konscias kaj spertis, ke originale verkante niaj K-doj kapablas krei novajn spiritajn valorojn, aldoni iun pluson al la ĝisnuna spirita produktado en proletaj rondoj. Niaj K-doj, ellerninte esperanton, alproprigis al si ja specialan kvaliton, kiu mankas ĉe neesperantistoj. Ili akiras la kapablon pritrakti kaj priskribi iun temon pri laborista vivo kaj agado sub aparta lumo, sur spirita nivelo, kies bazo estas dislarĝigita.
La praktiko montris jam kelkajn rezultojn tiurilate. SAT-anoj, kiuj havas, dank’ al sia organizo, kontakton kaj pensinterŝanĝon kun K-doj, labor-kolegoj en ĉiuj partoj de la terglobo, verkas siajn artikolojn en sennacieca spirito. Estas komencoj, sed ili promesas multon. Tiel “S-ulo” estas en pozicio, kiu permesas al ĝi eviti imitadon de iuj nacilingvaj proletaj gazetoj: ĝi ne limiĝas peri al la legantoj per tradukado el aliaj fontoj ĉerpitan materialon — kvankam ankaŭ tio jam estas plenuminda tasko por tutmonda gazeto, se la elekto de l’ tradukantoj estas trafa — sed vere, ĝi fariĝas mem fonto de produktado . . . je la servo kaj por utilo al la tutmonda Proletaro.
Kunlaboru, K-doj! Ne subtaksu vian verkokapablon, observu vian medion, vian agadsferon kaj priskribu tion, kio ŝajnas al vi koninda kaj interesa por tutmonda Legantaro! Se vi povas aldoni taŭgan bildon al via priskribo, ni despli multe ĝojos, ĉar bildoj fidele atestas pri faktoj.
N. B.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.
[BILDO p.6 | 38,74,55,86] Emblemo: dentorado kun kvinpinta stelo kaj la litero E, antaŭ fabrikaj konstruaĵoj.
[REKLAMO p.6] Pagante la tre ege malaltan abonmonon por la nuntempe sola esperantista mondrevuo literatura, scienc-teknika, eduka LA NOVA EPOKO vi certigas al vi ĉiumonate 32-paĝan kajeron kun valora, interesa legaĵo, kiu kontentigos vin. La jan. n-o ĵus aperis! Unuopa kajero estas havebla kontraŭ pago de 0,35 mk. g. ĉe Administrejo de SAT, Leipzig O 27 (Germanio) — Petu katalogon!
— paĝo 7 —
SENNACIULO 155
Ankoraŭ pri pagiloj por SAT-anoj
Kun intereso mi legis la antaŭajn artikoletojn pri tiu temo. Necesas trovi iun solvon. Certe ĉiu jam pro io klopodigis alilandulon kaj ne povis kompensi pro manko de kompensilo. Sed kial krei novan monon aŭ alispecan pagilon? Ĉu ne estas superflua elspezo flanke de nia Asocio? Ĉu ne estus troa multobligo de la laboro por perantoj kaj administranto? Mi pensas solvi la problemon tiel, ke la paganta K-do sendu sian sumon al la Administrejo. Tio havas duoblan avantaĝon: la administranto ricevas multan monon kaj la K-do, kiu estas celita per la pago, povas uzi ĝin por kotizo, aĉeto de libroj, abonmono ktp. Ankaŭ la administranto ne havas la laboron eldoni novan pagilon kaj noti pri ĝi¹. Certe multe helpas al K-dino X., se ŝi bezonas pagi nur la duonon de l’ abonmono por “S-ulo”, ĉar la alia parto jam estas pagita (pro kompenso de alia ŝuldo) de K-do Y. Tiel laŭ mia opinio oni povus kompensi elspezojn privatajn de alilandaj korespondantoj.
K. Grohmann (1741).
¹ La laboro eldoni pagilon estas unufoja, dum la registrado de l’ transpagoj de konto al konto estas konstanta kaj tre peniga. Ĉar la nova pagilo ne bezonas esti registrata je persona konto de l’ K-doj, tiu procedo do estas, male je la opinio de K-do 1741, pli simpliga por la administranto. — Red.
Por la 9-a SAT-Kongreso
Sigelmarkoj: 60 ekz. (1 folio) 0.50 mk. g. Leterfolioj kun kovertoj: 15 ekz. 0.50 mk. g. Tuj mendu ĉe: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24 aŭ ĉe Adm. de SAT.
For la neŭtralismon
Finfine “Monde”, la semajna gazeto, kiun direktas H. Barbüs, enmetas priesperantan materialon. La multaj leteroj, kiujn sendis al la Redakcio SAT-anoj, instigite de niaj rimarkoj, boninfluis tiurilate. Ĉu ni devas esti tute kontentaj pri la rezulto atingita? Certe ne! Despli, ke la ĝisnuna publikigita materialo havas karakteron neŭtralan. Ĉu tio ne estas iom stranga en tia gazeto? K-doj SAT-anoj! Bombardu la Redakcion per leteroj petantaj, ke “Monde” informu sian Legantaron pri la Laborista Esp. Movado, t. e. pri SAT. Adreso: “Monde” 50, rue Etienne-Marcel, Paris (2).
Al Naturamikoj-SAT-anoj!
- marto okazos en Markirch (St. Marie au Mines), Francio, distrikta kunveno de l’ Naturamikoj por tuta Francio. La redaktoro de l’ distrikta gazeto (La Naturamikoj), kiu aperas en Strasburgo, estas tre favora al esp-o k intencas mem prezenti al la kunveno raporton pri la utilo de esp-o por la naturamika movado. Por garantii nian sukceson, necesas, ke naturamikaj K-doj (organizitaj) el multaj landoj skribu sugestojn, proponojn k konsilojn, faru por- k peresperantan laboron en nia medio. Skribu pere de: K-do Jean Wutte, Oberbetschdorf, Bas-Rhin, Francio.
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
AŬSTRIO. Por la Kongreso de l’ Socialista Junular-Internacio en Vieno (julio) esp-o estas allasita kiel kongreslingvo. — La socialista urbestraro de Vieno decidis nomi straton en la dekdua distrikto laŭ Zamenhof. — ASKÖ, la lab. sport-organizo en Aŭstrio, anoncis organizadon de multaj esp. kursoj por la Lab. Olimpio okazonta en 1931 en Vieno. — GERMANIO. Dresden. En la jara ĉefkunveno (10. 1.) K-do Szcepanski raportis pri la pasinta jaro. Estis konstatebla kresko de l’ membraro, sed ne kreskis la sennaciisma ideo. Pliprofundigi ĝin inter la membroj estas celo de l’ nuna jaro. Niaj kunvenoj komenciĝas nun je la 19-a h., ĉiun 1-an ĵaŭdon de l’ monato, en popoldomo. Estis elektata kiel peranto K-do Szcepanski (2611), vicperanto K-do Haseloff (5827). En 7 kursoj de LEA-grupo estas instruataj pli ol 100 p. (2611). — SOVETIO. Sebastopolo. Esp-o bone progresas. Partiaj k sindikataj organizoj forte subtenas nian esp. komitaton. Tiun progreson ni ĉefe ŝuldas al Sekcio por Internacia Interligo, kiu nun oficiale funkcias ĉe “Majak Komuni” k Soveto de Sindikatoj. Preskaŭ en ĉiuj ĉefaj kluboj funkcias pagataj kursoj (al instruistoj la kluboj pagas 3 rubl. po lekcio).
[REKLAMO p.7] Kamaradoj! Komence de febr. ni aranĝos nian unuan esp. ekspozicion. Ni petas vin sendi al ni materialon, PI, ĵurnalojn, gaz. ktp. Rekompence ni sendos PI de Odense. Odense-a Lab. Esp. Grupo, Kancellivej 25, Odense, Danio.
[REKLAMO p.7] FERVOJISTOJ ĉiulandaj! Skribu pri sindikatmovado vialanda, vivo de gelaboristaro, IRH-laboro ktp. Adreso: Sverdlovsk, Ural, Sovetio, Administrejo de Perm-fervojo, A. G. Kovin.
[BILDO p.7 | 38,49,61,56] Emblemo: flugilhava rado (fervojista simbolo).
[REKLAMO p.7] Klubo de Fervojistoj de Kazanskaja, Oktjabrskaja, Severnaja fervojoj unuiganta 20 mil sindikatanojn dez. korespondi kun ĉiuj landoj pri diversaj temoj. Interŝanĝas PK, L. — Adr.: Klub Oktjabrskoj Revolucii, Kruĵok esperantistov, Kalancevskaja ploŝĉad, Moskvo, USSR.
[REKLAMO p.7] Atentu! 1. Koran dankon pro korespondaĵoj senditaj por nia fervojistaro responde al ĝia L pri “11 jaroj de USSR”. Kiu ne jam respondis la L, bonvolu por bono de esp-o nepre respondi (la ricevitaj leteroj jam estas dissenditaj tra tuta nia fervoja linio). 2. Domaĝe enlitiginta min malsano malhelpas al mi tujan respondon al abunde ricevataj L. Pardonu nevolan prokraston. Post espereble baldaŭa resaniĝo mi tagon post tago al ĉiuj demandintoj nepre respondos. Samaro. B. Jeleznjakov (5583).
[REKLAMO p.7] Por IRH-ekspozicio estas tre necesaj el ĉ. l. L, PKI, fotoj, gazetoj, ĵurnaloj pri laboro de IRH-ĉeloj, revoluci-movado, blanka teroro k. s. Sendu abunde! Petu respondon. Adr. Moskvo, USSR, M. Ĥaritonovskij 4, Instituto de Pedag. Plikvalif, ĉelo-Mopr.
[REKLAMO p.7] Laborista ĵurnalo “Borjba” (Lukto) en Stalingrad deziras havi eksterlandajn laboristajn korespondantojn el industriaj entreprenoj de Stockholm, Köln, Berlin, Chicago, Detroit kaj New-York. — Estas dezirindaj korespondaĵoj pri ekonomia stato de laboristoj, klasbatalo, vivo de laboristoj ktp. — Adresu: Al K-do Kasperski aŭ al K-do Bronin, Moskovskaja, 14, Stalingrad, USSR.
K-doj
a) Aleksandro-Belov el Leningrad, ĉu vi ricevis miajn L k PI? b) René Lecarme, Comblain-au-Pont (Belgio), mian L (kun 250 PM)?
Bonvolu baldaŭ respondi!
PETO AL RUSAJ ESPERANTISTOJ
Paŭlo Gerö, 23-jara, budapeŝta hungara civitano, maŝinseruristo, en junio de 1926 vojaĝis en USSR al la kongreso de SAT kaj ricevinte okupon li restis tie. Lia lasta letero, datita de 10. 2. 1927, ankoraŭ montris la adreson: Leningrad, Polustrovsky Prospekt 59 kv. 7. De tiam nenia sciigo alvenis de li. La subskribinto kaj lia patrino petegas al la rusaj esperantistoj por bonvolaj informoj pri li aŭ pri lia sorto. Adreso: Lilly Gerö, IX. Gr. Haller u 6. 2. 7, Budapest, Hungarujo.
[REKLAMO p.7] Internacionalstenografio en ĉiuj lingvoj. Gvidilo por Esperanto 1 mk. g. + 10% sendkostoj. Gvidilo en aliaj lingvoj. Instituto de Internacionalstenografio Duisburg, Friedensstrasse 79, Germ.
— paĝo 8 —
156 SENNACIULO
Krom tio kursoj funkcias en Marfabriko, Trambrigado, en 3 lernejoj, 3 pionirtaĉmentoj, ĉe kursoj de librotenado. Ĉe Soveto de Sindikatoj funkcias tuturbaj kursoj. De 15. 9. 28 estis aranĝataj 19 propagandvesperoj, kiujn vizitis 2928 p. Konstanta ekspozicio de korespondmaterialo kun ekspozicio de murgazetoj estis vizitata de proks. 50 000 p. Nun la ekspozicio estas transportita en Urban Soveton, kie okazas partia konferenco. La 8. Kongreso de sindikatoj, partia konferenco akceptis tre favorajn rezoluciojn por esp-o k realigis ilin en sia laboro. La loka ĵurnalo “Majak Komuni” rezervas specialan “intern. anguleton” por peresp. leteroj. “Ruĝa Nigramarulo” k Krimea ĵurnalo “Ruĝa Krimeo” ankaŭ volonte presas nian materialon. (3632.)
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: Strahdneeku Arvise [?], Liepaja, 5. 1. (notoj el 220, 221); Deutsche Kurzschrift, Duisb., jan., Ni k stenogr. (215); Darbs u Maise, Riga, jan., E. Izgur (215).
Prieesper. artik. k notojn enhavis: Las Noticias, Barcel., 30. 12., 6. 1.; Signalen, Stokh., 10. 1.; La Dépêche, Grenoble, 5. 1.; Le Travailleur, Grenoble, 5. 1.; Monde, Paris, 12. 1. (esp. k radio), VOKS, Moskvo, 22. 12., n-o 50/51; L’Humanité, Metz, 9. 1.
Peresper. materialon enpresis: Travail, Lyon, 12. 1.; Ecole Emancipée, Saumur, 13. 1.
NIA POŜTO
343. — Bonvolu legi en la Protokolaro de l’ VIII. SAT-Kongreso la tekston de konvencio, kiu difinas la rilatojn de nia Asocio kun la LEA k vi sendube bone komprenos nian sintenadon en tiaj internaj aferoj. E. L.
5294. — Jes, laŭ la tarifo.
Al multaj. — “Plena Vortaro” de SAT aperos nur post 8—10 monatoj. Legu “S-ulo”-n.
3632. — Se vi volas pagi viajn anoncojn per akcioj tiam necesas resendi ilin.
Segal. — Pakaĵeto de kovertoj revenis.
Per legado vi lernas . . . Legu regule . . . Abonu la semajnan legaĵon — “S-ulo”!
KORESPONDADO
Unu enpreso: Simpla trilinia anonco kostas 0,50 mk. g., ĉiu plia linio la samon. Ni nur akceptas anoncojn kun samtempa pago. L = letero, PK = poŝtkarto, PI = poŝtkartoj ilustritaj, PM = poŝtmarkoj, bfl. = poŝtmarko sur bildflanko, kĉl. = kun ĉiuj landoj, esp-aĵo = esperantaĵo. Ĉiuj petantoj pri korespondado havas la devon, nepre respondi almenaŭ unu fojon al ĉiuj petoj koncernantaj la fakon, por kiu ili sin enskribigis.
BULGARIO
K-do Kostadin Georgiev (meblolaboristo), str. Dorostol, 28, Plovdiv dez. interŝ. L, PK, PI, kĉl.
GERMANIO
K-do Reinhold Puhahn (sportulo), Prenzlauer Allee 221, Berlin NO 55, petas K-dinon Zosio Kashlinska en Leningrad sendi ŝian adreson. L. sendita revenis.
— Serĉas koresp-adon en Portug., Francio kun K-doj scipovantaj anglan pri prol. k a literaturaĵoj, interŝ. gaz., librojn. Adr.: Ch. F. Hochhäuser, postlagernd, Breslau 5.
— 14 geknaboj (13—14 j.), dez. koresp. kĉl., krom Sovetio. Skribu al K-do R. Graetz, Waldemarstr. 17, Rostock.
— Lab. Grupo en Hanau dez. koresp. kun Gek-doj en ĉl., pri ĉ. temoj, interŝ. PM, gaz. Skribu al: Karl Käbig, Gärtnerstr. 77, Hanau a. M.
K-do Kurt Zschuckelt, Lange Str. 14, Riesa-Weida i. Sa., dez. koresp. kĉl. L, PI. Resp. garantiata.
SOVETIO
— Rondeto esp-ista de Odessa Ŝtata Medicina Instituto dez. koresp. pri div. temoj kĉl. studentoj. Adr.: Odessa, Ŝĉepkina, 18, kv. 3, N. Holm (por esp. rondeto).
— Nutraĵistoj-kuiristoj k domservistoj dez. koresp. kĉl. — Kiev, str. de Korolenko, 33, Dvorec Truda, komn. 82, Sojuz Narpit. Esperanto.
K-dino Nina Nepotrebnaja (19 j.), “Zavod” Marti, 45, Nikolaev, Ukrainio, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj, L, PK, ĵurn. gaz. ktp.
K-do Juri Tihonravov (20 j.), ul. Belinskogo, 13, kv. 15, Leningrad, 14, dez. koresp. kĉl. krom Germanio, interŝ. PI, urbvidaĵojn.
K-do Eŭgeno Melnik (studento), Teknikumo de Ligilo, Moskvo 66, dez. koresp. kun eksterEŭropanoj. Resp. garantiata.
— La lernantaro de 4-a labor-lernejo, 4-a, Trud. Ŝkola, Kremenĉug, dez. koresp. kun prol. infanoj k junuloj ĉl. L, PK, PI, infan. gaz. ktp. Resp. garantiata.
K-do Zejnal Kulijev, Ŝio-Ĉitadze, 6, Tiflis, dez. koresp. kĉl., L, PK, PI, PM, bfl., esp-aĵo. Mi povas informi pri moroj, vivkondiĉoj de kaŭkazaj popoloj. Resp. garant.
Atentu! Ĉelo de SEU ĉe klubo de konstrulab. dez. koresp. kun samprofesiuloj el ĉl. pri vivkondiĉoj k a div. prof. temoj, L, PK, PI. Resp. garaniata. Adr.: Sebastopolo, Krimeo, Mučnoj per. 5, Klub Kras. Stroitel, Jaĉejka SEU.
— La ruĝarmeana estro k komsomolano dez. koresp. kĉl., precipe Anglio. Resp. garantiata. Adr.: K-do M. Gol. Modelnij ceh, Sormovo ap. N.-Novgorod.
— 110 junkom. ĉeloj ĉe div. laborejoj koresp. kun junkom. organizoj k individuoj. Adr.: K-do Aptekman S. M., Srednij pr. 39, kv. 6, Rostov (Don).
K-dino M. Panomareva (oficistino ĉe telef. stacio), dez. koresp. pri div. temoj. Skribu al: Rostov (Don), Puŝkinskaja ul. 68 al K-do Marin (por Panomarevoj).
[REKLAMO p.8] ATENTU! Ni avertas pri la proksimaj gravegaj festoj: 23-a de februaro — Tago de Ruĝa Armeo, 8-a de marto — Internacia Tago de Laboristinoj kaj 1-a de majo — festo de laboro. Ni petas antaŭe prepari kaj sendi al ni salutleterojn, stampitajn kaj subskribitajn de Laboristaj Organizoj. Al la 1-a de majo ni nepre sendos al vi la samon. Helpu al ni disvastigi nian laboristan esper. movadon. — Adreso: Leningrad, Centro, poŝtkesto n-o 305, al Labesko.
— Komjunulara ĉelo ĉe konserva fabriko dez. koresp. kun junkom. k junlab-istoj pri viv- k laborkondiĉoj ktp. Resp. garantiata. Adr.: Rostov (Don), Lermontovskaja ul. 54, Konserv. Zavod, Komsomol. jaĉejka.
— Soveto de sendiuloj dez. koresp. kun liberpensulaj organizoj k apartaj sendiuloj. Interŝ. literaturon. Adr.: Sebastopolo, str. de Lenin, 3, Sojuz Bezbojnikov.
— Metallaboristo de Marfabriko dez. koresp. kun laboristoj el ĉl., prefere kun samprofesiuloj. Adr.: Korabelnaja Storona, str. de R. Luksemburg, 72 al Tredjakov.
— Ĉeloj de IRH en militaj grupoj dez. koresp. kun samspecaj ĉeloj, kĉl. Adr.: Sebastopol, str. de Lenin, 1, al Rajkom Mopr.
— Elektroteknikisto dez. koresp. kun samprofesiuloj. Adr.: K-do Lebedev, Red. de M. R., Labesko, str. de Frunze, 30, Sebastopol.
— Komencanta grupo de Centra Konsumkooperativa Oficejo dez. koresp. kĉl. Adr.: Leningrad, L. S. P. O., Nab. Roŝal al esperanta grupo.
— Esp. Rondeto en Centra Prof. Klubo de Konstruistoj petas geesp-istojn sendi al ĝi div. agitmaterialojn por aranĝota dum jan. esp. ekspozicio en la klubo. La anoj de la rondeto koresp. kun sam- k alilandanoj pri lab. k socia vivo. Nepre resp. Adr.: Leningrad, Krjukov Kan. 12.
En urbo Novočerkassk estos unua konferenco de esperantistoj 18. marto kaj letero-vespero. Mi petas ĉiujn Gek-dojn sendi L, PK, PI ktp. — Resp. sendube garantiata. Adr.: Novočerkassk, Pedagogia Teknikumo, al instruisto Borovskij.
USONO
K-do P. Epifanovich, Box, 47, Internat. House, 500, Riverside Drive, New York City, dez. koresp. kĉl. k ricevi il. gaz.
Junkomunistoj!
Se vi volas kunligi (per esperanto) viajn junkomunistajn ĉelojn aŭ grupojn kun fabrikaj ĉeloj de junkomunistoj en Moskvo, sendu viajn adresojn kaj unuajn leterojn laŭ adreso: Moskvo-66, Str. de Marks N 20, Baumana regionkomitato de WZKSM (ĉambro 53) (Internacia komisiono. Al K-do Moskin).
Atentu, Gekorespondantoj!
La aperigo de korespond-anonco kaŭzis, ke multaj Gek-doj skribis al mi. Bedaŭrinde, pro senlaboreco, ne estis eble respondi ĉiujn. Se denove mi laboros, mi nepre resp. Simeon Petrov, Sofia, ul. Ŝar Planino n-o 56
Dez. koresp. kun Kooperativistoj el ĉ. l. pri praktiko k teorio de koop. movado. Adr.: N-Salda, Tagilska okr. Uralo, Cerabkoop Voroncov Sergej. Al serioza koresp. respondo garantiata. Kaj 2. komencantaj esperantistoj dez. koresp. kun ĉ. l. p. ĉ. t. preferinde kun metalistoj-laboristoj pri vivo kaj kulturo de laboristoj. Adr.: Nijna-Salda Tagila distr., Ural, Klub metalistoj, al Kr. de esperantistoj. Resp. garantiata.
ENHAVO:
paĝo La minaco de Hindio . . . 149 Per kooperado al socialismo . . . 151 Ludovikino Miŝel, la granda ribelulino . . . 151 Parizo, Versaĵo . . . 152 Sennaciula Sporta Paĝo . . . 153 Tra Esperantio, Tra la Movado, Nia poŝto, Korespondado, Anoncoj . . . 154—56
Presejo: Peuvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
N-ro 227, 7-a de februaro 1929
Faksimilo: skanaĵo ĉe Internet Archive
La tuta numero
— paĝo 1 —
5-a Jaro. N-o 227 — APERAS SEMAJNE — 7. Februaro 1929
[BILDO p.1 | 42,3,56,11] Kvinpinta stelo kun la literoj S.A.T. en la mezo, inter «APERAS» kaj «SEMAJNE».
ESPERANTO JE LA SERVO DE L’ TUTMONDA PROLETARO
SENNACIULO
OFICIALA ORGANO DE SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
REDAKTEJO: 14, avenue de Corbéra, Paris-12e — Gvidanto: E. Lanti | SIDEJO de Plenum-Komitato de SAT 23, rue Boyer, Paris-20e | ADMINISTREJO: Colmstr. 1, Leipzig O 27 — Administranto: R. Lerchner
La unueco de Eŭropo estas teknika problemo
Antaŭ du jaroj, ĉe la Internacia Ekonomia Konferenco en Ĝenevo (majo 1927) la delegitoj de l’ industriistoj, bankistoj, komercistoj kaj laboristoj de kvardek nacioj proklamis la dogmon pri la ekonomia interdependeco de l’ popoloj. Ili oficiale deklaris la aŭtarkion (memregon) kiel danĝeran eraron, rekomendis la forigon de l’ doganaj baroj kaj esploris la nuligon de ĉiuj malhelpoj al la libera cirkulado de l’ varoj, de l’ kapitaloj kaj personoj.
Tio estas okazo de ĉefa graveco, ĉar ĝi montras, ke la mondo fine konsciiĝis pri sia malsano. Sed ne sufiĉas, por kuraci, fari bonan diagnozon. Oni vidas nun bone, ke post tiam da solenaj kaj unuanimaj deklamoj la diversaj ŝtatoj konservis kaj ofte pligravigis siajn dogantarifojn.
* * *
Por ekstermi la malbonon necesas koni ĝiajn kaŭzojn. Nu, la doganlimoj ne estas simple produkto de l’ eraro kaj de l’ rutino fare de l’ registaroj kaj popoloj. Ili malkaŝas ĉiam niveldiferencon, neegalecon en la teknika disvolviĝo de l’ industrioj en diversaj landoj. Tio estas tiom vera, ke, se oni abrupte forigus ĉiujn barojn, la plimulto da protektataj entreprenoj estus forportataj, lasante malantaŭ si la bankrotojn kaj la senlaborecon. Se do oni volas eviti en Eŭropo ĉi tiun krizon, necesas — antaŭ ĉiu provo de reveno al libera interŝanĝo — redukti la malekvilibron inter neegale industriigitaj landoj, donante al la rimedoj de l’ malplej progresintaj landoj ilian maksimumon da produktopovo.
Se la belga kamparano rikoltas el sia kampo 26 centkilogramojn da greno po hektaro, dum la rumana kamparano produktas nur 8, tio ne estas, ĉar la tero de Flandrio estas pli bona ol tiu de Valaĥio, sed estas pro tio ke li disponas pri perfektigitaj agrikulturaj maŝinoj, kiuj permesas al li profundan plugadon, kaj pri azotaj sterkoj, kiuj redonas al la grundo tion, kion prenis la planto. Donu al rumana, hungara aŭ ukraina kamparano la saman ilaron kaj la samajn kemiajn sterkojn, lia rikolto rapide duobliĝos; li vendos la troaĵon de siaj grenoj kaj de sia brutaro en la grandajn industriajn urbojn, kie la vivo estos malpli kara; per la produkto de siaj vendoj li aĉetos malkare la fabrik-produktojn: ilojn, vestojn, ŝuojn, kiuj hodiaŭ mankas al li. Kaj la fabrikoj de Francio, Belgio, Germanio, Anglio trovos sur la kontinento mem la disvendiĝon de sia troproduktado. Kaj Eŭropo retrovos sian ekvilibron.
Simpla demando de l’ ilaro.
Sendube, oni diros, sed la kamparano de l’ orienta Eŭropo estas tro malriĉa por aĉeti ĉi tiun ilaron, kaj la prezo por la fabrik-objektoj estas tro alta por ke li aĉetu multe da ili.
— Nu bone, la industria Eŭropo devas klopodi por malaltigi siajn prezojn. Tiucele ĝi ne bezonas redukti la salajrojn de siaj laboristoj; tio signifus malpliigi la aĉetpovon de l’ interna merkato, kaj ĝi jam ne havas sufiĉe da disvendejoj. Sed ĝi povas redukti siajn ĝeneralajn elspezojn. La produktado kaj disdonado de l’ varoj montras eksterordinaran malŝparegon de krudmaterialo, brulŝtofoj, manlaboro kaj kapitaloj. Forigu la malutilajn makleristojn, unuecigu la fabrikadon, organizu la metiejojn tiele, ke ĉiu laboristo, ĉiu maŝino donu sian maksimumon da produktopovo, tiam vi povos samtempe plialtigi la salajrojn, malaltigi la vendoprezojn, kaj vi trovos samtempe sur la interna merkato kaj sur la ekstera merkato la disvendejojn, kiuj tiel kruele mankas al vi. Ankaŭ tio estas simpla demando de teknika organizado.
Se nun vi supozas, ke la entreprenoj ĝis nun konkurantaj interkonsentas specialigi sin en la fabrikado de tio, kion ili plej bone, plej malkare faras, ĉiu povas fabriki grandserie ne embarasante per abundo la merkaton. Sekvas nova prezmalaltiĝo, nova dislarĝiĝo de l’ vendejoj. Konsentu, ke ĉi tiuj interkonsentoj transpasas la limojn (ili jam komencas fari tion), ĉiu lando sin trovas tiam specialigita en la produktadoj plej konformaj al ĝiaj naturaj rimedoj. Ĉiaj industrioj ne estante plu konkuraj al tiuj de l’ eksterlando, sed kompletigaj, ne plu postulas ĝian protekton, kaj la tarifoj forviŝiĝas kaj malaperas ĉar senutilaj.
Tiam la rekomendoj de l’ Internacia Ekonomia Konferenco ne plu estos morta litero.
Ne estas la politikisto, sed la inĝeniero, kiu forigos la doganiston.
Dume, proporcie kiel la produktadoj de l’ diversaj landoj fariĝos kompletigaj, ili ne plu povos maldependi unuj de la aliaj. Iliaj interesoj, anstataŭ esti kontraŭaj, fariĝos solidaraj. La kaŭzoj de konfliktoj malaperos. La voko al armiloj fariĝos senutila (la labordivido ĝin cetere faros neebla). La
— paĝo 2 —
158 — SENNACIULO
“SPITE ĈIO!”
La kongresejo de la 9-a SAT-kongreso
Jen la devizo de la domo, en kiu kunvenos dum aŭgusto la tutmonda SAT-anaro, okaze de nia 9-a. Impona konstruo ĝi estas, kaj inda servi al niaj celoj, ĉar ĝia historio estas ligita kun tiu de la Leipzig-a laboristaro kaj per tio kun liberec-batalado de la tuta germana Proletaro.
Kiam post likvidiĝo de la “socialista leĝo”¹ fine de la pasinta jarcento kaj komence de la nuna por la germana Proletaro estiĝis la ebleco por libera evoluo, la reakciularo samtempe organizis ampleksan bojkotadon de la laboristaro, kiu trovis sian plej akran esprimon en la klopodo, malhelpi la organizadon per rifuzo de kunvenejoj. De unu gastejo al la alia oni pelis siatempe la laboristojn, kaj ĉiam denove cedemaj kaj simpatiantaj mastroj devis deklari: ne eblas, ke mi donu al vi mian ejon, la intrigoj de la burĝaro kaj la malico de l’ polico ruinigos min. Tial oni serĉis elturniĝon per aĉetado de propraj gastejoj. Granda entuziasmo tial regis, kiam en aprilo 1904 la Leipzig-a laboristaro eksciis, ke oni sukcesis, aĉeti la restoracion “Tivoli”. Jam en la jaroj 1905/06 konstruiĝis la ĉefdomo je la stratfronto, kaj pro la konstante kreskanta evoluo de la laboristaj organizoj en 1909 ankaŭ la salonegaj ejoj. En la nekompletaj ejoj jam kunvenis komence de 1909 la parti-tago de la socialdemokrata partio de Germanio. En la jaro 1912 ankaŭ estis instalata pasloĝejo kun 120 litoj, belaj, helaj restejoj, banejo kaj desinfektataj instalaĵoj. Ĉiu alvojaĝinto senpage ricevis vespermanĝon, noktan loĝejon kaj matenan kafon, same kiel senpagan banon. Ĉi tiujn oportunojn ĉiu ĝuis dum tri agoj. La vizito estis bona. En la jaro 1913 trapasis la pasloĝejon 14 316 personoj, kiuj loĝis en ĝi 34 185 noktojn.
[BILDO p.2 | 27,22,75,51] Foto: granda kvaretaĝa angula domo kun bruligitaj, malplenaj fenestroj kaj difektita tegmento; antaŭe senfoliaj arboj kaj larĝa strato. Subskribo: Popoldomo bruligita la 19-an de marto de regna militistaro
Dum la granda milito
Tiam venis la militjaro 1914. Tri kvaronoj de l’ unua militjaro kaŭzis deficiton da 75 000 markoj. La salonoj estis okupataj de militistoj, 300 vunditoj estis loĝigataj en la ceteraj ejoj. La administrejo provis eluzi ĉi tiun malfeliĉan staton por revivigi la vizitadon. Krom tio oni aĉetis nekonfiskitajn varojn kaj per tio havigis enspezfonton al la domo. En la tempo de la kreskanta mizero oni instalis popolkuirejon, por subteni la plej malriĉajn. La vizitantaro kreskis ĝis 3459 personoj tage. En la sama jaro oni akiris propran bienon kaj aranĝis frukto- kaj legomvendadon, el kio rezultis enspezo de 1 miliono da markoj. Iom post iom, la entrepreno evoluis al unu el la plej grandaj manĝejoj de Leipzig, en kiu konsumiĝis ĉiutage 8 ĝis 10 000 porcioj da manĝaĵoj. En la favoraj vinjaroj 1915 kaj 1917 oni trafis la ideon, malfermi grandvendejon por vinoj, kiu hodiaŭ posedas proprajn vinfarejojn en Rejnlando kaj la Mosel-valo. Multaj enlokaj kaj eksterurbaj gastejoj kaj grando parto de la germanaj sindikat- kaj popoldomoj kaj ankaŭ aro da konsum-kooperativoj en Mez- kaj Nordgermanio nun estas fidelaj klientoj.
En la jaro 1918 oni pligrandigis la posedon per aĉeto de najbara domo kaj transprenis la funkciantan en ĝi restoracion en propran reĝion. En novembro 1918 eksplodis la revolucio! La popoldomo estis la celo de miloj, same de soldatoj kiel civiluloj.
La revolucia periodo
En la fiera konscio, ke oni sukcesis, gvidi la entreprenon de la milito, oni kredis, ke la domo nun ekonomie estus certigata. Estis veninta la tempo, kiam oni esperis rekompenci la Leipzig-ajn sindikat- kaj partianojn pro la faritaj oferoj. La renovigaj laboroj jam estis komencitaj, kaj oni ĵus elpaŝis, por pliampleksigi kaj pligrandigi la tutan entreprenon.
Tiam venis la Kapp-ribelo! Dimanĉon, la 14-an de marto 1920 protestis la laboristaro en multaj troplenaj amaskunvenoj kontraŭ ĉi tiun atakon al la respublika ŝtatformo kaj manifestaciis post la kunvenoj kun virinoj kaj infanoj por konservo de la revoluciaj akiroj. La laboristoj tramarŝis, kantante liberkantojn, stratojn permesitajn de la magistrato. La marŝkolonoj proksimiĝis al la centro de la urbo, la placo de Aŭgusto, kie — kun polica permeso — estis interkonsentita komuna renkontiĝo. Jen krio! Maŝinpafiloj krakadis, mangrenadoj krevis, vunditaj virinoj, infanoj kaj viroj vokis pro helpo — 22 mortigitoj! — Politike erarigitaj volontulaj milicianoj pafis inter la manifestantojn! Post plurtagaj severaj bataloj estis interkonsentita batalhalto inter ambaŭ partioj — por enterigi la viktimojn — sed jam post 24 horoj ĝi rompiĝis. Vendredon, la 19-an de marto, tagmeze ĉirkaŭ la 14½ h., oni informis la administrejon, ke la militistaro almarŝas en la direkto al la popoldomo, ĵus en la sama tempo, kiam oni en la tombejo transdonis la viktimojn de la bataloj al la lasta ripozo kaj miloj da laboristoj donis al ili la lastan honoron. La administrantaro faris ĉiujn klopodojn, por ne doni al la militistoj okazon, bombardi la popoldomon. Ĉiuj pordoj estis fermataj kaj la tuta domo sen ia
¹ Escept-leĝo kontraŭ la socialistoj kreita de Bismark en 1878, kiu daŭris ĝis 1890.
interdependeco certigos la sendanĝerecon multe pli bone ol ĝin povus fari la plej armita sendependeco. Milito ne plu naskiĝos inter eŭropaj ŝtatoj, same kiel ĝi ne naskiĝas inter Kentöki (angle: Kentucky) kaj Ohajo (angle: Ohio), Kvinsl’nd (angle: Queensland) kaj Suda Nov-Galio.
Eŭropo trovos la pacon en la ekvilibro de l’ interesoj kaj de l’ kompletigaj produktadoj. La eŭropa Unio ne estiĝos per la politiko, sed per la tekniko.
Francisko Delezi (france: Delaisi) en Mondo. El la franca trad. N. B.
La legantoj sendube rimarkos, ke la aŭtoro de ĉi tiu artikolo pritraktas la problemon unuflankece. Li ja tute prisilentas la rolon de la organizita Laboristaro. Li kredeble verkis tiel por atingi pli da klareco en sia tezo, ne miksante diversajn demandojn. Almenaŭ, same kiel la Redakcio de “Monde”, ni opinias, ke la vidpunkto de Delezi estas koniginda, tial ke pripensiga. E. L.
— paĝo 3 —
SENNACIULO — 159
defendo. Subite eksonis kanonpafoj, la popoldomo estis superŝutata el pleja proksimeco per ŝrapneloj kaj grenadoj, fine per pezaj haŭbizoj. La servistaro kaj la gvidantoj kiel ankaŭ kelkaj gastoj devis rifuĝi en la kelon, por savi sian vivon. Unu pafaĵo post la alia estis ĵetata kontraŭ la domo, kiu ektremis en sia fundamento. La ĉefpordegoj estis enbatataj. Kun “hura” la militistoj atakis la malplenajn gastĉambrojn de la nedefendita domo. Kun “levu la manojn” oni venigis la loĝantojn el la kelo. Post kiam oni estis esplorinta ĉiujn virojn, virinojn kaj junulinojn pro armiloj, okazis plurfoja esplorado de ĉiuj ejoj pro armiloj, municio, kaptitoj kaj garantiuloj. La esplorado estis senrezulta. Ne eĉ infanpistolon oni trovis. Intertempe oni ankaŭ estis traserĉinta ĉiujn oficejojn kaj kontorojn de la sindikatoj, ĉiuj pordoj kaj ŝrankoj estis perforte malfermitaj. En la vinkelo kelkaj atakuloj regalis sin rabe per vino, dum aliaj dividis inter si la enhavon de la cigar- kaj cigaredkonservejo.
Plena detruo
Subite eksonis la voko: “Fajro”! La popoldomo brulas! Nur ĉirkaŭvoje la fajrobrigado povis atingi la konstruon. La efiko de la incendio estis terura. Ĝi rezultigis kompletan ekonomian kaj financan ruinon de la domo. La tuta inventaro kaj manĝaĵaj provizoj estis cindrigitaj en la tempo de kelkaj horoj. La sindikatoj, kiuj loĝis en la 2., 3. kaj 4. etaĝoj, perdis ĉion senreste. Detruiĝis la tuta, neanstataŭebla aktomaterialo, la kartotekoj kaj ĉio, kio iam povus informi pri la senlaca laboro en la servo de la suprencelanta laborista movado. For estis la valora biblioteko de la laborista sekretariejo, tiu neelĉerpebla fonto de l’ scio pri laborrajto kaj laborista asekuro, kiu en sia riĉeco certe nur estas atingata de malmultaj institucioj. Ĉiuj ĵurnaloj de la laborista asekuro, de l’ unua aperdato en 1884, ĉi tie trovis sian lokon. Detruiĝis ankaŭ ampleksa kolekto da malnova kaj nova grafiko de la litografoj kaj ŝtonpresistoj, inter ili kelkaj maloftaj, ne reakireblaj ekzempleroj, kiujn posedas neniu muzeo. Tre malnovaj standardoj de metiistoj kun riĉaj trikaĵoj kaj oraj najloj, la standardo de la unua Leipzig-a Kleriga Unuiĝo, al kiu iam apartenis Aŭgust Bebel, ĉiuj malnovaj historiaj distingiloj, ne plu estas.
(Finota.)
[REKLAMO p.3] Havigu al vi nepre La Laborista Esperantismo la novan, en klara, bela lingvo verkitan broŝuron de E. Lanti. 40 pĝ. Prezo: 0,40 mk. g. Mendu ĉe la Administrejo: R. Lerchner, Colmstr. 1, Leipzig O 27.
LETERO EL PERSIO
I.
Kiam eŭropaj “civilizitaj kaj pacamaj ŝtatoj” diskutas pri siaj porpacaj problemoj, en la orientaj landoj ili faras ion tute alian. Ĝenerale en Iran (Persio), per la helpo de l’ angla ambasadoro, disdoniĝas multaj “donacoj” al plej altaj oficistoj de iuj departementoj, britoj partoprenas (nerekte) en la elektado de deputitoj al “meĝlis” (parlamento), invitas al Londono la ministron de Ŝaha kortego — nobelon Tejmurtaŝ, por “priparoli pri anglaj interesoj en Persio”, armas en persaj apudlimaj provincoj sovaĝajn gentojn kontraŭ la centra potenco kaj faras multajn aliajn senhontaĵojn.
[BILDO p.3 | 36,25,62,40] Foto: grupo de persaj kamparanoj sidantaj sur la tero en kampo, kelkaj starantaj; malantaŭe arboj kaj konstruaĵoj. Subskribo: Persa kampara vivo
Nun, post la granda imperialista milito de 1914 kaj la rusa Oktobra Revolucio, por ĉiuj orientlandoj estas tute kompreneble, ke de nun ili devas havi propran politikon. Post Turkio kaj Afganistano, Persio ankaŭ iras antaŭen al progreso.
Hodiaŭ, kiam Persio organizis jam fortan centran potencon, bonan armeon, propran nacian politikon — nuligante la reĝimon de kapitulaco, sendube Granda Britio ne povos trankvile silenti kaj rigardi al tiu antaŭiro kaj progreso de la landoj, kiuj nur hieraŭ “apartenis” al ĝi kaj ĉiam estis blinda ilo por la Londona.
Do, kion fari? Se ili ne estingos la brulon hodiaŭ, do estos tro malfrue morgaŭ. Nun ili devas savi “propran kolonion — Hindion”, ĉar la ekzemplo de Turkio, Afganio kaj Persio povos disvastiĝi tra la limoj al “anglaj kolonioj”.
Antaŭ kelkaj semajnoj en granda urbo Tuvriz laŭ ordono el Teheran loka potenco devis mobilizi junulojn por nacia armeo. Sed kio okazis? Malkonscia homamaso sub la direktado de klerikaluloj (kiujn subtenas tre varme La Imperia Banko de Persio) ribelas kontraŭ tiu ordono kaj en daŭro de kelkaj tagoj en la urbo regis malordo. Post kiam el la najbaraj urboj alvenis ŝtataj fortoj, la kontraŭuloj tuj estis forĵetitaj el la urbo, multaj klerikaluloj estis arestataj kaj sendataj Teheranon. Post tiu okazo la ŝtataj fortoj estis devigataj sin ĵeti al provinco Loristan, kie la sovaĝa gento Lori ribelis kontraŭ la centra potenco. Ĉe ambaŭ flankoj estis buĉataj multe da “mizami” (soldatoj), tamen ĝis nun tie daŭras la malordo.
Tiu Lori-gento estas tre militema, armita per plej modern-teknikaj armiloj el anglaj fabrikoj. Hodiaŭ ni havas informon pri malordo ĉe la limo persa-beluĝistana, en la provinco Seistan.
La ribelo en Afganistano ĉe la ĉefurbo Kabul jam faktiĝis. Kial tio okazis? Ĉar sendependa Afganistano sub la gvido de Amanulla ĥan (princo) deziras progreson, liberan volon kune kun fratoj de aliaj orientaj landoj konstrui sian nacian vivon laŭ deziro de nacia plimulto. Nu, tiuj revoluciaj paŝoj timigis imperialisman Anglion. La granda Hindio estas infektita.
Sed la klopodoj de eŭropaj “pacifistoj” kaj diplomatoj el Londono estas tute vanaj, ĉar la historio de l’ homaro neniam konas la fakton de malantaŭeniro.
SAT-ano 2040, Teheran.
★
En Litovio sub la Faŝismo
- januaro okazis en Kaŭnas ekstra konferenco de l’ Litova socialdemokrata partio. Ĉu ne strange: socialista konferenco en faŝista lando? Sed vi ekmiros pli ankoraŭ eksciante, ke tiun konferencon oni kunvokis laŭ iniciato de l’ faŝista registaro mem. En n-o 223 de “S-ulo” aperis teksto de la dekreto, per kiu la registaro malpermesas al junuloj kaj lernantoj aparteni al eksterlernejaj organizoj kaj laŭ kiu ĉiuj organizoj devos ŝanĝi kaj modifi siajn statutojn. Ŝanĝi statuton povas nur organizaj konferencoj, sekve la registaro ankaŭ permesis al ĉiuj organizoj kunvoki siajn konferencojn.
Partoprenis la soc.-demokratan konferencon nur 30 delegitoj, ĉar estis tro mallonga tempo por diskonigo, sed kun la gastoj en la malgranda redakcia salono estis proksimume 100 personoj. Inter la gastoj estis precipe junularo kaj 3 policistoj, kiuj bone notis en siaj notlibroj ĉiujn parolojn. El la raporto de l’ Centra Komitato vidiĝis, ke antaŭ la faŝista renverso la partio havis ĉ. 200 lokajn organizojn kun pli ol 4000 membroj. Nun ĉiuj ĉi organizoj fakte estas metitaj ekster leĝo. Dum du jaroj de faŝista regado nur kelkaj urbaj organizoj havis la feliĉon povi kunvoki 2—3 kunvenojn. En la provinco al ĉiuj petskriboj pri kunveno distriktestroj kaj policestroj rekte respondadis: “Ne frapadu vane pordon, nenian kunvenrajton vi ricevos.” Tio nesufiĉis. En multaj lokoj la distriktestroj komencis
— paĝo 4 —
160 — SENNACIULO
fermadi la organizojn pro “neagemo” (jen logiko!). Tiel oni fermis jam proks. duonon (100) da estintaj organizoj. La samo okazis kun sindikataj unuiĝoj. Antaŭ la renverso en sindikatoj estis organizitaj 18 000 laboristoj. Nun ili ĉiuj troviĝas ekster leĝo. Tiun okazon kompreneble profitis la labordonantoj. Al laboristaj gazetoj milita cenzuro ne permesas skribi pri l’ mizera stato de l’ laboristaro. 300 membroj de l’ soc.-demokrata partio restas en malliberejoj. Eĉ dum cara reĝimo nia regiono ne vidis tiom da politikaj arestitoj.
Malgraŭ tio la socialismo en nia lando ne forfalis. Tion montras elektoj al konsilantaroj de malsan-kasoj, okazintaj lastan aŭtunon, dum kiuj ĉie gajnis plimulton la socialdemokratoj. La organizantoj de naciaj — ŝtataj laboristaj organizoj ĉie fiaskis.
Pritraktante la punkton pri ŝanĝo de l’ parti-statuto, la konferenco decidis, ke ŝanĝo de statuto estas nia propra afero kaj neniu diktatoro povas trudi al ni statuton, kiu ŝajnas al li pli taŭga. Ĉiuj delegitoj deklaris, ke ili ne timas minacon pri fermo de la partio. Fakte ankaŭ ĝis nun oni agis eksterleĝe. Historio de l’ socialismo montris, ke ĝuste en tiaj tempoj la socialista opinio plej multe prosperis, kiam ĝi estis persekutata. Revoluciiĝo de l’ amasoj estas historia tendenco ne haltigebla de registaraj dekretoj. La konferenco protestis kontraŭ la dekreto, substrekante ĝian kontraŭsocian, kontraŭkulturan karakteron.
Pritraktante valoron de l’ gazetaro, oni konstatis, ke nun en Litovio la cenzuristo estas la fakta redaktoro de ĉiu leĝe aperanta gazeto. En la gazeto “Socialdemokratas” 40% da gvidartikoloj estis tute forstrekitaj, ĉiuj aliaj kripligitaj. Restis nur kultura klerigo kiel tasko de l’ laboristaj gazetoj en Litovio kaj organizado de malsan-kasoj kiel sola leĝa branĉo de l’ laborista movado.
Unu el multaj.
LA SUDAMERIKA KONFLIKTO
Certe interesos niajn legantojn scii ion pri la kondiĉoj, kiuj kreis la konflikton inter la du sudamerikaj ŝtatoj Bolivio kaj Paragvajo kaj kiuj preskaŭ kondukis al milito.
Kiam okazis la granda transformiĝo de l’ sudamerika kontinento, kiam formiĝis el la malnova ibero-amerika imperio multnombro da sendependaj teritorioj, ne definitive estis reguligata la teritoria demando por kelkaj inter tiuj novaj respublikoj. La plej malfacila demando estis tiu pri l’ norda Ĉako (Chaco)-regiono, kiu post kvindek jaroj da senrezultaj traktadoj ekminacis la sudamerikan pacon kaj trans sangajn lim-interbataletojn ŝajnis konduki al rekta milito inter Bolivio kaj Paragvajo.
[BILDO p.4 | 37,18,79,44] Foto: monteta pejzaĝo kun minejaj konstruaĵoj kaj longaj tegmentitaj barakoj sur la deklivo. Subskribo: Granda kuprominejo en Bolivio
Ĉako estas vasta regiono de l’ centra sudamerika plataĵo, etendiĝanta de la dekstra bordo de l’ Paragvaja-rivero ĝis la deklivo de l’ lastaj flankmontaroj de la boliviaj Andoj. La suda parto de tiu teritorio apartenas al Argentino.
Pri kio disputas Bolivio kaj Paragvajo, estas ĝenerale grandega ebeno, en kiu alternas arbaroj, kakto-dornaĵoj, paŝtejoj kaj marĉoj, kiuj formiĝis el riveroj perdiĝantaj en la sablo. Ĝi entenas petrol-tavolojn, kio klarigas la intereson, kun kiu disputas la respublikoj. Sed por Bolivio tiu teritorio havas specialan valoron, ĉar ĝi malfermas la river-elirejojn de l’ Paragvaja-, Parana- kaj La Plata-riveroj al la suda Atlanta maro, kio al tiu ŝtato estas bezona por sin vivteni.
Bolivio fakte estas speco de sudamerika Polio, primordita kaj parte demembrigita de l’ ĉirkaŭantaj respublikoj, sufok-minacata pro manko de rekta aliro al maro.
En malbonŝanca sudpacifika milito (1879—1883) ĝi estis kiel kunligano de Peruvio venkata de Ĉilio, kiu forprenis de ĝi la apudmarajn provincojn. Norde, Bolivio devis cedi al Brazilio, per la kontrakto de Petropolis (1903), teritorion de Akro kontraŭ monkompenso de 3 milionoj da sterlingaj funtoj kaj eta reĝustigo de l’ limo sur aliaj punktoj. Krome Brazilio konstruis laŭkontrakte fervojon, kiu ebligis bolivian trafikon en direkto al Amazonas-rivero. Fine, la ekonomia kaj milita enpenetro
[BILDO p.4 | 64,59,92,77] Skiza mapo de la suda parto de Sudameriko kun la landoj Peruvio, Brazilio, Bolivio, Ĉilio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo, la Pacifika Oceano okcidente kaj la Atlanta Oceano oriente.
de Paragvajo en la Ĉako celas fermi al Bolivio la vojon al Atlanta maro.
Bolivio provis reagi kontraŭ la ekonomia enfermiĝo kaj politika demembriĝo ĉe ĉiuj limoj krom en sudo, kie Argentino malfermis al ĝi la vojon al Buenos-Aires per nordargentina fervojo. Ĝi provis interesi la Ligon de Nacioj, Usonon, la Tutamerikan Union, por akiri havenon ĉe la Pacifika marbordo. Oni parolis pri cedo de koridoro al Bolivio, analoga al tiu de Dancig. Sed tiuj esperoj nuliĝis kaj la bolivia
Diversaĵoj
Kiom kostas stultigado?
En 1927 en Sovetio, kie la eklezio estas apartigita de l’ ŝtato, tamen la stultiga armeo kostis al kreduloj cent milionojn da rubloj (50 mil. da dolaroj). Samtempe al ĉiukoloraj pastraĉoj, por preĝejoj ktp. estas elspezita en Ameriko la plej granda sumo — pli ol 1800 milionoj da rubloj (preskaŭ 1 miliardo da dolaroj). Kiom da utilo oni povus fari per tiu mono!
Interese estas kalkuli, kiom kostas ĉiujare perreligia stultigado al la laboristaro en tutmondo. Ankaŭ estus interese kompili komparajn ciferojn el ĉiuj landoj dum jardeko, kompari kun same malutilaj militelspezoj. Verŝajne la kurba linio leviĝas post burĝa venko (Hungario) kaj falas post proletara venko (Sovetio). Ĉu SAT-anoj ne povos liveri la nombrojn el Aŭstrio, Britio, Ĉinio, Aŭstralio, Francio, Germanio, Japanio k.a. al K-do Stefan, Ŝkola 3-a Internacio, Ivanovo-Voznesensk, Sovetio?
Iom el energetiko
La fortego de ĉiuj maŝinoj en la mondo sumiĝas je 600 milionoj da ĉevalpotencoj. La fortego de l’ laborkapabla homaro sumiĝas je 40 milionoj da ĉevalpotencoj. Inter grandaj landoj la ĉevalpotencoj dividiĝas jene: Plej multe estas en Ameriko — 130 milionoj aŭ 1,25 po homo. Plej malmulte en Sovetio: 10 milionoj aŭ nur 0,1 po homo. S.
— paĝo 5 —
SENNACIULO 161
registaro forlasante sian intereson tiuflanke, estis devigata fari ĉiujn streĉojn por certigi al si la riverelirejon al la suda Atlanta maro.
Depost la ekzisto de l’ Bolivia respubliko (1810), ĝi ĉiam pretendis sian rajton, pri la norda Ĉako-teritorio. Bolivio kreis du urbojn sur la bordo de l’ Paragvaja-rivero, por reguligi sian river-trafikon. Ĉi tie ĝi kunpuŝiĝis kun la interesoj de Paragvajo, kaj ses sinsekvaj kontraktoj ne sukcesis rezultigi pacan staton. La dumtempa interrompo de la traktadoj ebligis eksplodon de militaj konfliktoj; en decembro 1928 okazis la konataj limbataloj, okupo kaj repreno de bolivia fortikaĵo. Aliaj potencoj zorgis pri ĉesigo de l’ militagoj. Arbitraciuloj, 9-membra komisiono formita el reprezentantoj de diversaj amerikaj ŝtatoj, havas la taskon decidi pri la estonto de tiu konflikto.
Kontraŭ la teroro en Bulgario
La protest-ondo
Malgraŭ la malfaciloj kaj malhelpoj, kiujn la bulgara registaro preparas al la laboristaro, ĉi lasta daŭras konstruadi siajn organizojn. Mi ne konas aliajn laboristajn organizojn ol tiujn de la sendependaj sindikatoj kaj de la junularo. Ĉi tiuj estas plej akre persekutataj kaj malhelpataj. La teroro daŭras, kaj la laboristaro siaflanke reagas per novaj protestoj. La monato decembro estis vera protest- kaj agit-monato. En ĉiuj partoj de la lando la organizoj aranĝis kunvenojn kaj elektis delegitojn, kiuj en Sofio estis arestataj antaŭ la parlamento kaj la ministrejoj. Tamen kelkaj el ili sukcesis enpenetri la ĉambron de l’ ministro-prezidanto, kiu responde al iliaj protestoj deklaris: “Foriru, mi neniel povas helpi vin!” Poste li aldonis, ke la nuna situacio daŭros, ĝis la laborista klaso rezignos “sin okupi pri politiko” kaj ĉesos klasbatali. “Kion do la laborista klaso faru, se ne estas donata libero al ĝia leĝa movado?” demandis la delegitaro. “Fariĝu neleĝaj, sinjoroj”, ironie respondis la prezidanto. Same nenian pozitivan respondon ricevis la delegitoj pri permeso de publikaj kunvenoj. Evidente neniu helpos al la laboristoj, se ili ne mem zorgas pri siaj aferoj, unuiĝante amase en siaj organizoj.
Festoj kaj amnestio
Okaze de la festoj estis amnestiataj nur kelkaj el la malliberigitoj. Al parto el ili nur estis plimallongigata la puntempo je kelke da jaroj. Inter alia parto, kiu estis kondiĉe aŭ plene liberigata, troviĝas nur malmultaj politikmalliberuloj. La nuna registaro pli facile liberigas krimulojn ol politik-malliberulojn, kies sola kulpo estas ilia konvinko. En antaŭvespero de Novjaro la malliberuloj en kelkaj malliberejoj ne akceptis nutraĵon dum pluraj tagoj. Tiu malsatstriko estis farata kiel protesto pro neamnestio malgraŭ la unuanima deziro de l’ tuta popolo.
Cenzuro
La cenzuro, kiu trafas ĉiujn laboristajn gazetojn, estas maljuste kaj rigore traktata. La konfiskado okazas multfoje, por malebligi la aperon de proletaj klerigiloj k. samtempe akceli malaperon de iliaj organizoj. La novjara numero de l’ gazeto “Edinstvo” (Unueco) tute perdiĝis en la cenzurejo. Vane K-doj serĉis ĝin ĉe la polic-direkcio. En Bulgario ne nur homoj malaperas, sed nuntempe ankaŭ gazetoj komencas perdiĝi.
Al la protestoj kontraŭ la teroro la registaro respondas per nova teroro, sed ĝi ne sukcesas subpremi la protest-movadon tra la lando. (10 573).
★
Peza industrio en Sovetio
Tiel nomata peza industrio en Sovetio dum la pasinta jaro 1928 produktis por ĉ. 10 bilionoj da rubloj (1 orgramo prezas 1,3 rublojn). Ĉi tiu sumo superas koncernan sumon de l’ antaŭa jaro je ĉ. 23%. Plej grandan kreskon montris produktado de feraĵoj, lanŝtofoj, cementoj kaj nafto. En fino de l’ jaro 1928 la granda regna industrio okupis 2 254 200 laboristojn, kiu signifas superon kompare kun la antaŭa jaro je 7,2%. Produktkapablo de
DU MORTOVORTOJ
Antaŭ iom pli ol unu jaro mortis du mondfamaj personoj en Usono. Ambaŭ ili postlasis skribajn informojn al siaj plej proksimaj parencoj.
Unu estis la milionulo Elbert H. Geri (angle: Gary), la plej alta direktoro de l’ ŝtaltrusto en Usono, kiu disponas du bilionojn da amerikaj dolaroj. Geri estis ortodoks-religia kaj granda fervorulo pri kristanaj aferoj. Li interalie ricevis honortitolojn de ses teologiaj fakultatoj universitataj. Li atestis en preĝkunvenoj kaj parolis piege pri la birdoj de la ĉielo, kiuj ne kolektas en grenejojn, kaj pri lilioj de la kampo, kiuj ne laboras nek ŝpinas. Tiu ĉi riĉegulo kredis al ĉiu litero en la biblio, ankaŭ al la ordono, ke oni ne devu preni rentojn de sia mono. Kian evangelion do havis tiu ĉi diulo kaj sekvanto de Kristo por alporti al siaj karuloj en la mortmomento? Ĝi estis tiela:
Mi sincere admonas mian edzinon, infanojn kaj idojn, ke ili persiste sin detenu subskribi ĉiuspecajn kontraktojn aŭ obligaciojn kiel kaŭcion por iu persono aŭ personoj, ke ili neu fari iujn pruntedonojn escepte sur bazo de unuaklasaj, bonekonataj garantiaĵoj, kaj ke ili firme sin detenu meti sian monon en iujn neprovitajn aŭ dubindajn garantiaĵojn aŭ propraĵon aŭ entreprenojn aŭ negocon.”
Tiu ĉi dia vorto estis presata sur la unua paĝo en ĉiu konservativa gazeto tra tuta Ameriko. Ĉiuj konservativaj gazetoj kompreneble estas severkristanaj kaj ne faris ian rimarkon pri ĉi tio.
La alia persono nomiĝis Nikola Sakko kaj estis malriĉega metiisto. Li estis revoluciulo, anarkisto kaj decida ateisto. Li estis kulpigata pri insid-mortigo kaj rabo. Kaj kvankam neniuj verŝajnoj troviĝis pri la kulpo, kaj kvankam alia homo venis kaj konfesis la krimon, ŝajnis memsekve lin ekzekuti, kaj la tuta mondo scias, ke tio estis pro liaj vivopinioj, kiujn la potenculoj malamis.
Li perdis sian vivon en la elektra seĝo. Li postlasis edzinon kaj filon 12-jaran, kiu nomiĝas Dante.
Kion do enradikigis tiu ĉi revoluciulo kaj ateisto en korojn de siaj karuloj? Tio vidiĝas el la sekvanta letero, kiun li skribis al sia filo en la tago antaŭ la ekzekuto.
“Do, filo mia! Anstataŭ plori, estu kuraĝa, por ke vi povu senigi vian panjon de la senkuraĝiga animstato. Mi volas diri al vi, kion mi kutimis fari: Fari kun ŝi longajn promenadojn en la kvietan kamparon kaj kolekti sovaĝajn florojn tie kaj tie ĉi, kaj ripozi en ombro de la arboj, inter la harmonio de l’ vivanta rivereto kaj la dolĉa trankvileco de l’ patrino naturo, kaj mi estas certa, ke tio ĉi ĝojigas ŝin plej multe, kaj vi certe fariĝos feliĉa pro tio. Sed memoru ĉiam, Dante, pri la ludo de l’ feliĉo, ne ĝuu mem tion ĉion, sed iru malsupren unu paŝon kaj helpu al la malfortaj ĉe via flanko, kiuj krias pro helpo. Helpu al la persekutataj kaj viktimoj, ĉar ili estas viaj bonaj amikoj. Ili estas la kamaradoj, kiuj batalas kaj falas, kiel via patro kaj Bartolo batalis kaj falis antaŭe por akiro de l’ ĝojo kaj libereco por ĉiuj malriĉaj laboristoj. En tiu batalo de la vivo vi trovos pli da amo, kaj vi iĝos amata.”
Sendiaj bolŝevikoj de ĉiuj landoj pleniĝas per abomeno, kiam ili legas la mortovorton de l’ kristana homo. Sed leteron de Sakko ili legas kiel sanktan preĝon.
Kiu havas plian rajton sin nomi laŭ Kristo, la sendiulo Sakko aŭ la severreligia Geri? Kaj kiuj cetere estas religiaj kaj kiuj nereligiaj?
Trad. el islanda socialista gazeto T. T.
— paĝo 6 —
162 SENNACIULO
ĉiu laboristo (pro raciigo kaj maŝinigo de l’ fabrikado) kreskis je 14,1%.
Por progresigi la industrion, la soveta registaro faris specialan tre sukcesan internan prunteprenon de 800 000 000 rubloj. Plejparte por la sama celo estas oferitaj kelkaj centmilionoj da papermoneldono farita dum la tuta jaro 1928.
Krjukov, Maks 79.
★
Momentoj el mia vivo
Grize pasas iafoje tagoj eĉ en nia alsuniĝanta Sovetio, se oni loĝas en malproksimaj anguletoj ĝiaj, preskaŭ senhomaj. Tia anguleto estas ankaŭ mia loĝloko, parto de la 13-a sektoro.
En mia loĝloko Nahtahu, vilaĝo 20-doma, la loĝantaro malmultas. Estas ĉirkaŭ 80 vilaĝanoj, 40 arbarlaboristoj-ĉinoj kaj 10—15 rusaj oficistoj kaj laboristoj. El la vilaĝanoj preskaŭ ĉiuj estas religie grek-ortodoksuloj malnovritaj (starovjerij), fanatikaj dianoj kaj dogmanoj. Mi estas ateisto. Do malfacila kaj seninteresa estas la kuna vivado.
Por la vilaĝanoj la kluboj estas kontraŭdiaĵo, la samo estas la lernejoj kaj ĉiu kultura afero. Tial malestas klubo, lernejo.
Sed la enuo naskas distremon, la malklereco — kleriĝemon. Tial foje, kiam mi diretis pri la bezono je klubo, lernejo, la oficistoj min subtenis kaj kelkaj ĉinaj K-doj tute aprobis. Sed mankis mono. Tiam mi aranĝis kunsidon de nia kulturkleriga komisiono kaj diris: “K-doj! la sindikato povas donaci por la organizado de klubo 200 rublojn, sed tiomo malsufiĉas; ĉu ni restos sen klubo?!”
“Ne! ne!” ekkriis ĉiuj, kaj tuj ĉiuj proponis oferi 25—50 rublojn por helpo. Se vi ekscios, ke tion kriis eĉ la ĉinaj “nekulturaj” laboristoj, kies monata salajro iafoje ne estas pli granda ol 50 rubloj, vi komprenos, kial mi pri ĉi tio skribas kaj kial tio estis unu el la plej ĝojaj momentoj en mia vivo.
Unu rimarko: ne forgesu, leganto, ke en Sovetio la klubo ampleksas ĉiujn flankojn de la kultura vivado: ĝi estas teatro, lernejo, sportejo, legejo kaj amuzejo samtempe.
Kaj jen mi priskribos duan ĝojan momenton de la vivo. En jaro 1925 mi laboris kiel kalkulisto de la enŝipigataj traboj (arbotrunkoj) en la sovetia arbarindustria trusto “Dalles”. Tial mi surestis japanan vaporŝipon. Dum nokta deĵorado min alvenis japana ŝipano kaj diris montrante per mano la koron “Renin, Renin”… Mi ne scias la japanan, li ne sciis la rusan, kaj tial mi ne povis kompreni. Poste li denove min alparolis (angle): “I have red hearth” (mi havas ruĝan koron), kaj tiam mi konjektis, ke liaj unuaj vortoj estis “Lenin, Lenin”, kiujn li ne korekte povis elparoli pro la malfacila por japanoj litero “l”. La interkompreno komenciĝis kaj tio estis la dua ĝoja momento el mia vivo. Karaj gelegantoj, se vi volas plimultigi miajn ĝojmomentojn, letervizitu la SAT-anon 11 746, sektoro 13.
N. Pargaĉevskij, Nahtahe (Sovetio).
Memoroj de Rusino loĝanta nun en urbo de Sudfrancio
Minsk, Aŭgusto 1921.
Matene; estas la sepa. Mallarĝa fasko da sunradioj min vekas. Mi tuj estas sur miaj piedoj. Rapide, ĝoje murmurante revolucian kanteton, mi purigas kaj ordigas mian dormĉambron kaj faras mian tualeton. Tio ne daŭras longe; pudron, ruĝfarbon, lippomadon mi ne uzas; unue tio estas tro multekosta por mia poŝo, due, mi opinias ke tio ne estas necesa, ke ĝi estas senutila lukso. Malvarma bano, korplavado per ordinara peceto da sapo refreŝigas, purigas kaj kontentigas min plene.
Poste mi preparas matenmanĝon kaj min vestas. Malluksa estas mia matenmanĝo; nur glaso da teo kaj kelkaj pecetoj da nigra pano. Ne pli riĉa estas ankaŭ mia vestaĵo; blanka gladita tola robo, blankaj pantofloj kaj blanka kaptuko kun ruĝaj floroj: multe mi ŝatas la ruĝan koloron, ĉar ĝi estas simbolo de l’ revolucio. Al sperta okulo, mia vestaĵo multe rakontas pri la ekonomia kaj politika stato en la lando. La robo estas farita el malnova littuko, la pantoflojn mi mem “fabrikis” sur ŝnuro; la littuko anstataŭas ĉapelon, per kiu fanfaronas la disbatita estinta aristokrataro.
Estas la oka kaj duono; preta mi estas jam por iri labori. Mi rapide kaj atente legas mian hodiaŭan laborplanon, kiun mi preparis hieraŭ antaŭdorme.
Vi aŭskultu, karaj Gek-doj, kio estas en ĝi sbribita. De la naŭa ĝis la dektria mi devas labori sur la somerludplaco. La ludplaco estas nova apero en nia lerneja vivo, kaj ĝi troviĝas en krestato. Kun ĉiu tago la placoj iĝas pli riĉaj laŭ enhavo; ili fariĝis nun veraj somerripozejoj por ĉiuj instruantoj de la lernejoj.
De la dektria ĝis la dekkvina, mi devas ĉeesti grandan instruistkunvenon, kie devas esti parolata pri la lernejmetodoj de Kino S. M., kiu estas nepre la “stelo” inter la geinstruistoj. De la dekkvina ĝis la deksesa, devas okazi manĝo en la instruist-restoracio.
Je la deksesa kaj duono, kunsido en la lernejo, en kiu mi laboras kun la instruistoj por reformi la lernejkooperativon kaj krei higienan sekcion. Je la dekoka, kunveno en la junlaborista klubo, en kiu mi anstataŭas estrinon kaj kie mi lerniĝas pri historio, kulturo kaj aliaj aferoj.
Hodiaŭ, dekkvarjara lignaĵisto donas tie ĉi sian unuan referaton pri historio de kulturo. La referato elmontros la gravan atingon ricevitan per la nova edukmetodo.
Estas nun la dudeka. Devas okazi kunsido de instruistoj por krei komisionojn por eldono de novaj lernolibroj konformaj al la sociaj revoluciaj principoj. —
Tio estas nur la tezoj de mia taglaboro, la plano; pri la laboroj mem, mi alifoje parolos. Mi tre multe laboras, sed tamen kontenta mi estas. Ne tuŝas min mia ekonomia malriĉo; spirite mi naskas, floras, laboras kun amo, kun la firma kredo, ke venos novaj, pli belaj tagoj, ke la malbono por ĉiam malaperos kun la estinteco.
Mi oficiale ne estas komunistino, sed nur senpartia. Mi ne ankoraŭ orientis min en la nova situacio. Mi vivas en burĝa rondo, kontraŭbolŝevika, kiu ironie parolas pri la laboristaj faroj kaj klopodas ĵeti malpuraĵon sur ĉiujn bolŝevikajn novaĵojn. Mi aŭskultas iliajn parolojn, objektive observas, atente esploras la novan kaj malnovan ordojn kaj ilin komparas.
Sur kia flanko staras la vero, tion mi scias, ĉar mi vidas per miaj propraj okuloj, partoprenante mem en la konstrulaboro. Neniaj argumentoj, neniaj sonantaj frazoj de la estintaj “aŭtoritatetoj” povas nun trompi min. Ŝimon mi vidas nur en la estinto, dum en la estonto mi vidas lumon, justecon, feliĉon por la Laborularo.
Kiel dudekjara fraŭlino mi ne plu apartenas al la grupo de abomenaj sovaĝaj egoistoj; la sana instinkto kaj la racio unuigas min kun la laborista psikologio de l’ nova epoko.
Tiajn tagojn kaj aliajn similajn pasigitajn en Sovetio mi ofte rememoras ĉi tie en Francio, kie mi vivas en tute aliaj kondiĉoj. En tiaj tagoj estis laboro por sanktaj celoj, laboro ne ordonata de ekspluatantoj. Esperanton mi eklernis ĉi tie dum du monatoj, precipe dank’ al la bulgara samideano, ano de la tiea grupo, kiun mi jam aliĝis. Mi estos SAT-anino la venontan jaron (1929).
R. Z.
Unu malsaĝulo povas pli multe demandadi, ol dek saĝuloj povas respondi.
— paĝo 7 —
SENNACIULO 163
SENNACIULA LIBERPENSULA PAĜO
N-o 2 — REDAKTAS LIBERPENSULA SEKCIO DE SAT — N-o 2
Manuskriptojn sendu al: KURT HUBRICHT, Leipzig O 30, Mariannenstrasse 22. Sekretario de la Sekcio: KURT KLAPS, Danzig, Karpfenseigen 12.
Metodoj de ateista propagando en Sovetio
Ĉiuj metodoj kaj formoj de ateista propagando en nia lando dependas de tio, kiel konsideras sin la ateistoj mem, kiel konsideras ili taskojn de la ateista propagando.
Ĉiu laboristo-ateisto estas antaŭ ĉio laboristo, batalanto de l’ Revolucio kaj ĉio, kion li faras, devas servi al la Revolucio, sekve ankaŭ la ateista propagando. La religia propagando tute ne apartiĝas en sia enhavo de politikaj problemoj; la religiuloj sub formo de religia agado kontraŭstaras revolucian kaj socialisman agadon enpenetrante ĉiujn flankojn de socia vivo. Pro tio, nia ateista propagando ĉiam estas kunligita kun aktualaj taskoj de politiko kaj socialisma konstruado, dependas de tiuj taskoj.
Nun estas periodo, kiam ni elektas por nova jaro sovetojn. (La artikolo estas skribita komence de decembro en pas. jaro) Religiuloj kaj influantaj ilin novburĝaro, celas malhelpi la aferon, sub religiaj formoj agitas kontraŭ sovetoj, penas ŝovi en listojn de elektotaj deputitoj taŭgajn por ili kandidatojn ktp. Nia Ateista Unio unue senmaskigas politikan esencon, kontraŭsovetan agadon de la religiuloj, due aktive partoprenas en la elektado mem, alvokante aliajn.
Vilaĝaj ĉeloj de Ateista Unio zorgas propagandi per okulvideblaj metodoj konstruante socialismajn elementojn en agrikultura vivo. Ekz. kelkaj ĉeloj organizas agrikulturajn eksperimentojn, modelajn kamparojn, kolektivajn agrikulturejojn, kooperativojn diversajn ktp…. La sukcesoj atingitaj per tio, ĉiu plibonigo per “ateista” konstruado en kamparana vivo estas uzata por ateista propagando. La rezulto de tiuj metodoj, kiuj plenumas ekonomiajn kaj politikajn taskojn de socialisma konstruado sen dio, tre bone efikas.
Ni konsideras, ke ateista propagando estas tasko de l’ tuta soveta socio, ne nur de Ateista Unio. La lasta estas nur gvidanto en la afero. Pro tio niaj organizoj ofte aranĝas diversajn formojn de la propagando kune kun aliaj organizoj (sindikatoj, IRH ktp.). Ekz. en IRH-Tago ni kune aranĝas kun IRH vesperkunvenojn kaj spektaklojn pri la temo “Blanka teroro kaj religio”. Dum internacitago de la kooperado ni kune kun kooperativaj organizoj propagandas kontraŭ pseŭdokooperado de la sektanoj ktp.
Nia propagando estas ĉiam amasa laŭ sia esenco kaj formo: amasaj raportoj, lekcioj, spektakloj kontraŭreligia kinofilmo, amasaj promenadoj, ekskursoj, karnavaloj ktp.
Por efektivigi tre grandajn taskojn ni bezonas preparitajn bone por tio ateistojn. Ĉiu ĉelo ateista aranĝas tiucele kontraŭreligiajn rondetojn en sia fabriko ktp. Pli supere starantaj ateistorganoj (konsilantaro) organizas seminariojn, kursojn por prepari bezonatajn raportantojn, lektorojn, gvidantojn de la rondetoj ktp.
Nia propagando estas efektivigita laŭ produktejsistemo. Ĉiu ĉelo estas organizata ĉe fabriko, ĉe administrejo ktp. Pro tio ni havas plej bonajn rezultojn, ĉar ni povas propagandi per lokaj materialoj, kunligi nian propagandon kun profesi-teknikaj problemoj, kun plibonigo de laborista morar- kaj materialestado. Pro tio ni sukcesas.
N. Incertov.
Kvindek jaroj da kremacio en Germanio
Kvankam la kremacio en Germanio estas leĝe permesata de la jaro 1800, tamen la unua kremaciejo estis malfermata nur en jaro 1878. Je la deka de decembro de l’ nomita jaro okazis la solena malfermo de la unua germana kremaciejo en Gotha (Turingio). La unuan kadavron, kiu estis cindrigata, oni devis eltombigi ĉar la mortinto inĝeniero Stier pioniro de la kremacimovado laŭtestamente deziris kremacion, sed li mortis antaŭ fino de la konstruado, li estis enbalzamigata kaj enterigata.
Hodiaŭ ekzistas en Germanio 88 kremaciejoj. En kuranta jaro oni konstruos ankoraŭ 15 kremaciejojn. Berlino havas tri kremaciejojn kaj baldaŭ havos la kvaran. Eĉ Langensalza, malgranda urbo kun 12 000 loĝantoj, posedas kremaciejon. Laŭ la statistiko okazis en 1893 251 kremacioj, en jaro 1913 10 174 kaj en jaro 1923 33 000. La ideo de la kremacio progresas.
Geateistoj!
Aŭskultu kaj serioze priatentu la alvokon el Polio, la alvokon de samcelanoj el la lando, kie la liberpensula movado estas akre persekutata, kion plej evidente atestas tia fakto kiel aresto lastatempe de cent liberpensuloj en Zawada (Zavada; Malgrandpolio) pro kontraŭreligia manifestado sur stratoj de la urbo.
En unu el la plej klerikalaj urboj de Polio en la fortifikaĵo de obskurismo Lublin, kie estas sola en Polio katolika universitato kaj hebrea religieca supera lernejo, troviĝas kelkaj ateisto aktivaj, kiuj malgraŭ malfavoraj kondiĉoj decidis jam en la komenco de pasinta jaro eldoni liberpensulan enciklopedion en pola lingvo. La decido parte estas jam efektivigita, nome antaŭ du monatoj aperis sur la libromerkato la unua volumo de ĉi tiu enciklopedio (mendebla ĉe: Wydawnictow “Wolnomysliciel” Lublin (Polio) skr. poczt. 152 k K-do Kurt Hubricht, Mariannenstr. 22, Leipzig O 30, Germ. Sovetianoj mendu nur ĉe la lasta; prezo de unu ekz. 1 dol.
Enhavo de la unua volumo: Laika kalendaro; El la historio de kalendaro; Skiza historio de la ateismo; Bibliografio de liberpensaj verkoj en pola lingvo depost 1900; Nomaro de liberpensaj ĵurnaloj el la tuta mondo kun adresoj; Senkonfesieco; Laikaj geedziĝoj k eksedziĝo; Kremacio.
Esperanto k Libera Penso
Sed, kiel ni jam antaŭe diris, la eldonaĵo estas nur parto de tio, kio estas de ni planita. Enciklopedio laŭplaĉe konsistos el kelkaj volumoj. Por ke ĝi estu riĉenhava kaj laŭeble kompleta, ni bezonas respektivan materialon. En Polio liberpensula literaturo estas mizera kaj tial ni turnas nin al vi, eksterlandaj K-doj, kun petego sendi al ni: 1. ateistajn, monistajn, liberreligiajn ĵurnalojn; 2. laikajn kalendarojn, katalogojn de liberpensaj libroj; 3. flugfoliojn, afiŝojn, kartojn, tabelojn, statistikojn, liberpens. insignojn; 4. librojn k broŝurojn pri- k kontraŭreligiajn, pri- k kontraŭateismajn; 5. liberpens. beletristikajn librojn ktp.
Se ĉiu el vi sendos ion el supraj aĵoj, ni povos nian planon sukcese realigi. Devo de ĉiu ateisto estas subteni nian entreprenon. Nur komunforte ni povos antaŭtempe ĉesigi malutilegan fiagadon de diverskonfesia pastraro k nuligi fiinfluon de religioj. Ĉiu almetu sian briketon al komencita konstruo: Liberpensula Enciklopedio.
Por ĉio ni kore antaŭdankas.
Eldonejo “Wolnomysliciel”.
NIA POSTO
259. — Kompreneble mi sendos informojn k materialon pri la afero. Laŭ mia opinio faras pli bonan impreson, se ni eldonas la gazetservon. Monon sendu por K-do B.
1225. — Karton ni ricevis. Dankon. Kunhelpu!
Roosing jun. Sendu specimenon de “Nova Kulturo”.
2798. — Enciklopedion mi ekspedis registrite al Moskvo.
Vaguloj. — Poŝtaĵojn mi ricevis. Vidu “Liberpensula Paĝo” n-o 1. Salutojn k bondezirojn. Literaturo ruslingva alvenis de Brjansk Gorodskoj Sovet Sojuza Bezbojnikov. — Individuaj leteroj ne estas respondataj pro poŝtelspezoj k tempomanko.
— paĝo 8 —
164 SENNACIULO
DISKUTEJO
Kial SAT devas batali kontraŭ la imperialismo¹?
(Respondo al K-do Lanti.)
En unu el la “Inter ni”-artikoloj, S-ulo 201, en la broŝuro “La laborista Esperantismo” kaj en la protokolo de la 8-a SAT-kongreso K-do Lanti kontraŭas la batalon kontraŭ la imperialismo de vidpunkto de Sennaciulo kaj de tiu de SAT, kaj por defendo de tia ideologia oportunismo eĉ estas altirataj “citoj” de eminentaj laboristaj gvidantoj. Ĉar la problemo de imperialismo estas kardinala por la tuta laborista movado ni nepre devas eviti similajn mispaŝojn.
La eto de la problemo ĉe la revolucia proletaro estas tute kontraŭa al tiu en la artikoloj de K-do Lanti. Unue mi konstatas, ke la cito sur paĝo 29 de la broŝuro lab. espismo estas tute ne produkto de Lenin kiel oni volas ŝajnigi, sed mem cito el antaŭmilita germana grandkapitalista revuo: “Weltwirtschaftliches Archiv” (Tutmonda ekonomia arkivo) volumo II, pĝ. 193 uzata de Lenin por montri la nudan friponecon de l’ imperialistoj.
Temas pri moka kritiko de la menciita revuo je la konferenco de subjugataj nacioj kaj rasoj okazinta 28.—30. junio 1910. Jen ĝi estas:
“…Ni ne vidas eĉ signon de kompreno de la vero, ke imperialismo nedeŝireble estas ligita kun kapitalismo en ĝia nuna formo kaj tial (!!, signoj de Lenin) la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas vana escepte de ebla limiĝo je elpaŝoj kontraŭ unuopaj precipe malbonegaj ekscesoj.” Lenin. La imperialismo la lasta etapo de l’ kapitalismo. Rusa eldono. Leningrad 1924.
Ke Lenin ĉiam estis por rekta batalo kontraŭ la imperialismo scias ĉiu kiu konas liajn verkojn kaj agadon. Ni aŭskultu kion fakte diris Lenin: “La imperialismo estas la plej supera stadio de l’ kapitalisma evoluo. La kapitalo en la progresintaj landoj transkreskis la kadrojn de la naciaj ŝtatoj, anstataŭis la konkurencon per la monopolo, kreinte ĉiujn objektivajn premisojn por la efektivigo de la socialismo. Pro tio la nunaj taskoj en okcidenta Eŭropo kaj Usono estas la revolucia batalo de la proletaro por faligo de la kapitalistaj registaroj por senproprigo de la burĝaro. La imperialismo igas la amasojn al tia batalo akrigante ege la klasajn kontraŭdirojn, malbonigante la vivkondiĉojn de la amasoj en ekonomia senco — trustoj, plikarigo, kaj en politika — kresko de militarismo, plioftiĝo de l’ militoj, plifortiĝo de la reakcio, plistabiliĝo kaj vastiĝo de la nacia subpremo kaj de la kolonia rabado. Lenin. Pri la nacia problemo. Rusa eldono. Leningrad 1924. Pĝ. 78. En la sama artikolaro sur pĝ. 79:
“La socialistoj ne nur devas postuli absolutan liberigon de la kolonioj, tujan, senrekompencan — kaj ĉi postulo politike estas nenio alia ol agnosko de la rajto je memdispono — la socialistoj devas plej decide subteni la plej revoluciajn elementojn de burĝedemokrataj naciliberigaj movadoj en ĉi landoj kaj helpi al ilia ribelo — kaj okaze ankaŭ al ilia revolucia milito kontraŭ la subpremantaj ilin imperialistaj ŝtatoj.” Plue sur pĝ. 116:
“…La socialisma revolucio ne nur estos precipe batalo de l’ revoluciaj proletoj en ĉiuj landoj kontraŭ sia burĝaro. Ne, ĝi estos la batalo de ĉiuj subpremataj de l’ imperialismo kolonioj kaj landoj, de ĉiuj dependaj landoj kontraŭ la internacia imperialismo.” Fine pĝ. 88:
“Pensi, ke sociala revolucio eblas sen ribelo de malgrandaj nacioj en la kolonioj kaj en Eŭropo, sen revoluciaj eksplodoj de parto de la etburĝaro kun ĉiuj ĝiaj antaŭjuĝoj, sen movadoj de nekonsciaj proletoj kaj duonproletaj amasoj kontraŭ la bienula, eklezia, monarkia k nacia k. a. jugoj — pensi tiel — signifas malkonfesi la socialan revolucion.”
La supraj citaĵoj trafe kaj koncize karakterizas la esencon de la imperialismo kaj la taskojn de la proletaro. Logike: la imperialismo estas la nuntempa stadio de la kapitalismo, la klaskonscia proletaro batalas kontraŭ la kapitalismo, sekve ĝi pro tio batalas kontraŭ la imperialismo.
La imperialismo havas tri flankojn — ekonomian, politikan kaj kulturan, sekve ankaŭ la proletara batalo okazas sur ĉi tri frontoj. Por la unuaj du precipe ekzistas la partioj kaj la sindikatoj por la tria la kulturaj organizoj, SAT estas tutmonda kultura, batala proleta organizo, sekve ĝia tasko estas sur kultura fronto kontraŭbatali la imperialismon.
Kutimiĝu al regula legado de esperantaj tekstoj abonante la semajnan gazeton SENNACIULO!
La kontraŭargumento ke tio estas politika agado estas neserioza, se estus tiel, la klasbatalo ankaŭ estas politika. Politika agado estas demonstracioj, batalo kontraŭ registaroj, ribelo, parlamentaj elpaŝoj — tio estas afero de la partioj. Kultura agado estas internaciisma aŭ sennaciisma edukado, akcelo de fratecaj klerigaj kaj helpecaj interrilatoj inter ĉiulandaj proletoj precipe kun tiuj de la subjugataj, “duarasaj” popoloj per esperanto, evoluigo de tutmonda solidareca sento, batalo kontraŭ dogmoj kaj superstiĉoj ks. — tio estas nia afero, tiu de SAT.
Nun ankoraŭ pri alia argumento. Sur pĝ. 29 de Lab. Espismo ni okulfrotante legas: Kontraŭbatali imperialismon (nunan kapitalismon, nia rimarko) signifas bari al la historia procezo kiu tendencas nepre al stariĝo de mondmastrumado kaj mondlingvo. Ni rememoru kion similan burĝan citis Lenin el “Weltwirtschaftliches Archiv” (Vidi supre) kaj ni komprenos la oportunismon kaj malbonan fatalismon nerevolucian de tiuj diroj. Toleru ĉion la nacian subpremon, militojn, koloniajn rabadojn, ĉar ni havas “tendencon” alsocialisman, ĉiuj ĉi procezoj helpas al socialismo do ne kontraŭbatalu la kapitalismon sed atendu.
Ni bone scias, ke la imperialismo havas grandajn kontraŭdirojn kaj zigzagan vojon — konkurenco de imperialismoj, vekiĝo de novaj naciaj movadoj kaj kapitalismoj, disdialektiĝo de imperiaj lingvoj (angla), rezisto de la naciaj lingvoj kaj kulturoj, apartiĝemo en la jam ekzistantaj imperioj (britaj dominionoj, Irlando ktp.), dekadenco de la burĝa kulturo, malpaco en la laborista movado kaj la perspektivo de novaj grandiozaj nepraj militoj kaj pro tio ni ege povas dubi pri rapida unueciĝo — sennaciiĝo de la mondo milit-rabe, kaj despli pri atingo de l’ socialismo per oportunismo¹.
Ĉu ni estas certaj ke ni ne pereos kun nia tuta kulturo kaj civilizo en sanga oceano aŭ ĝuos turmentojn jarcentojn antaŭ la atingo de l’ socialismo? Tio certe okazos se ni lasos la historian “procezon” al niaj subpremantoj¹.
Dum ĉiu periodo de ekonomia evoluo validas certaj leĝecoj, ĉiu leĝo komencas efiki nur ĉe certaj kondiĉoj-premisoj, la varieblo de la kondiĉoj kuŝas en nia nomo — en nia revolucia agado. Variigante aktive la kondiĉaron ni helpas al funkcio de socialism-estiĝaj leĝoj. Jen pri kiaj premisoj kaj variigoj parolis ankaŭ Lenin ĉiam (vidi supre).
Pro ĉi ĉio la nacia problemo ludas dum la imperialisma periodo kolosan rolon kaj la flankenlaso de ĝi per diroj “mi malkonfesas ĉian naciecon” ankoraŭ ne forigas la nesolvitecon de la problemo kaj la klaskonscian batalon por plena revolucia liberigo de la nacioj fakte ekzistantaj.
Certe Esperanto devos ludi grandan rolon en la liberiga batalo kaj helpos al la rapidigo de la sennaciiga procedo kiun ankaŭ antaŭvidas Lenin, sed ĝi estas nur unu el la iloj kaj neniam memstare povos alkonduki socialismon². Jen la opinio de Lenin: el la jam citita verko pri nacia problemo pĝ. 76.
“La rajto je memdispono de nacioj signifas ekskluzive rajton je sendependeco en politika senco, je libera politika separo de la subjugata nacio. Konkrete ĉi postulo de la politika demokrateco signifas plenan liberon de agitado por separiĝo kaj decido pri la separa demando per referendumo de la separiĝanta nacio. Tial tiu postulo tute ne samas kun la postulo de separigoj, disdivido kaj kreo de etaj ŝtatoj. Ĝi nur estas konsekvenca esprimo de batalo kontraŭ ĉia nacia subpremo. Ju pli proksimas demokrateca reĝimo de ŝtato al la pleja libero je separoj despli malofte kaj malforte estos praktike la emoj al separo, ĉar la avantaĝoj de grandaj ŝtatoj de vidpunkto de la ekonomia progreso kaj de vidpunkto de la amasaj interesoj estas sendubaj kaj ili grandiĝos kun la kresko de la kapitalismo.
La celo de la socialismo estas ne nur forigo de l’ separeco de la homaro je etaj ŝtatoj kaj de apartiĝo, ne nur alproksimiĝo inter la nacioj sed ankaŭ ilia kunfluo (substreko nia).
“Samkiel la homaro povos veni al neniigo de la klasoj nur trans transira periodo de l’ diktatoreco de la subpremita klaso, same ankaŭ al la neevitebla kunfluo de la nacioj (substreko nia) la homaro povos veni nur trans transira periodo de la plena liberiĝo de la subpremataj nacioj, t. e. ilia libereco je separiĝo.”
Tial ni ankaŭ en kadro de SAT kontraŭbatalos la imperialismon sur kultura kampo kaj enmetos tian punkton en la SAT-programon: Esperanto estis, estas k estos por ni potenca ilo por tiu batalo por la Estonto!
Homo (2921).
Respondo aperos en proksima n-o.
* * *
K-dino 8070 petas nin enpresi kiel respondon al la diraĵo de Georgo Sorel (pĝ. 133) jenan pripenson: “Havi neniun konvinkon estas samkiel havi neniun idealon; havi neniun idealon estas kvazaŭ ŝancela rutinulo. Sed kiam mia konvinko estas venkita de iu ajn alia konvinko, tiam mi estas progresanta; sed sen konvinko nenia progreso. Estas gravega diferenco inter konvinkeco kaj obstineco.”
Ni rimarkigu, ke Georgo Sorel estis verkisto revoluciema, kontraŭdemokrata, kiu gloris la perforton.
¹ Atentigo. La legantoj bonvolu noti, ke en tiu rubriko ni ne korektas la lingvaĵon por eviti ĉian ajn riproĉon pri aliigo de senco. Sekve nenian respondecon pri eventualaj malkorektaĵoj k nekompreneblaĵoj ni akceptas. — Red.
¹ Domaĝe, ke la aŭtoro ne citas la nomon de la stultulo, kiu parolis pri tiu “rapida unuecigo…”. Sed homo preferas diri sensencaĵojn sub formo, kiu povas kredigi al la legantoj, ke Lanti diris ilin!…
¹ Sama rimarko kiel supre. — E. L.
² Denova sama rimarko kiel supre. — E. L.
— paĝo 9 —
SENNACIULO — 165
TRA ESPERANTIO
Patriota ve-krio!
Ni proletaj esperantistoj jam definitive elektis la direkton por nia agado koncerne la disvastigon de l’ mondlingvo. Sed esp-o progresas ĉiuflanke: de tago al tago novaj unuiĝoj naskiĝas, kiuj parte por esp-o volas labori kaj parte esp-on volas utiligi por siaj diversaj celoj. Ĝenerale fondiĝis neŭtralaj, naciaj, laboristaj, religiaj kaj fakaj esp-aj unuiĝoj, ĉe kiuj la celoj estas diferencaj, nur la lingvo estas la sama. Ekzemple en malgranda Hungario estas kvar esp-aj unuiĝoj: 1. la neŭtralaj esperantistoj, kiuj diras, ke ilia tasko estas nur sukcesigi esp-on (?); 2. la hungaraj oficistoj esperantistaj, kiuj rekrutiĝis el la tielnomataj “Vekiĝantaj hungaroj” kaj kiuj havas kiel celon nenion alian ol per esp-o servi al la “kara patrio”, t. e. per esp-o disvastigi la naciajn verojn kaj alvoki la kompaton de la mondo pro la postmilitaj maljustaĵoj faritaj kontraŭ Hungario; 3. la hungaraj katolikaj esperantistoj, kiuj per esp-o volas disvastigi la “diajn verojn”; 4. la hungaraj laboristaj esperantistoj. — Certe, la lastnomita unuiĝo estas la plej forta, ĉar vere nur la prolet-esperantistoj havas la celon, por kio indas elspezi energion. Ni ja bone scias, ke sub la malsamaj devizoj fonditaj esp-aj unuiĝoj estas kreitaj por egalpezi la konstante plifortiĝantan proletan esp. movadon. Kaj tio okazas same en la tuta mondo.
Esperanto jam pruvis, ke ĝi estas la sola ilo, kiu povas ebligi mondskalan unuiĝon de la Proletaro kaj pli rapide liberigi la proletojn el la jugo de naciaj tradicioj, kiun jugon ili ne ankoraŭ povis forĵeti, — por poste krei la sennaciulon, la sennacian homon.
Ke fakte la laboro de l’ prolet-esperantistoj transhelpis la tutmondan Proletaron trans la unuajn paŝojn al la suprenomita celo, pruvas jena ve-krio, kiu aperis en la plej grava kapitalista ĵurnalo publikigata en Budapeŝt. La verkinto interalie skribas:
“Esp-o estas la derivaĵo, simpligita per facileco kaj praktiko, de la kulturlingvoj, kiu plifaciligas la interrilaton de la nacioj kaj egaligante ilin eĉ senintence antaŭpreparas la “race, moment, milient”-on¹ ne plu konantan, ĉie egalan planedo-homon. Ŝajnas, ke eĉ la modernaj magiistoj ne povas pretigi la “homunculus” — artefaritan homon, sed kiel D-ro Zamenhof pretigis per stumpigo plifaciligitan derivaĵon de la naciaj lingvoj, mi timas (kaj tiun ĉi vorton “timas” mi tre akcentas), ke esp-o per sia kolosa disvastiĝo faros el la ĝisnuna nacia homo — ne la “homunculus”-on de la magiistoj, sed tiun pli modernan planedo-homon, tiun internacian homon, kiu estas egala sur la tuta tero, kiu ne plu havos naciajn ĝojojn nek naciajn dolorojn, kiu nur konos la materiajn flankojn en la vivbatalo kaj forĵetos ĉiun altan ideon, kiu interrilatas iel kun naciaj celoj, tiujn ideojn, pri kiuj oni ĝis nun diris, ke ili kreis ĉion plej grandan sur la tero.
“Laŭ la informoj la triumfo de esp-o estas plena ĉirkaŭ la mondo, la artefarita lingvo plensukcese eniĝis la praktikan vivon, eĉ tiel sukcese, ke jam la “Hungara Vero” povas ĝin utiligi… Sed tamen mi timas la helplingvon, ĉar ĝuste per sia rapidega disvastiĝo ĝi alportas la homaron al la novaj dimensioj de la ĉion egaliganta internacieco. Mi vidas, ke tiu ĉi nuna (modesta) helplingvo kreos la novan “homunculus”-on, la internacian planedo-homon, sur kies buŝo ĝi iĝos ĉefa lingvo! Mi timas pro nia hungareco; ni ne falu en tiun ĉi novan, grandan, naciajn diferencojn ne konantan internacion. La estontaj esperantistoj de la progresanta internaciismo oni sentu sin apartenanta al ĉie… pli ĝuste al nenie — pro tio ke la ideo de la patrio senintence malaperos el ili. Dio tion ne permesu! Mi nun nur alvokas la patriotajn hungarajn esperantistojn, se ankoraŭ ne estus tradukita, ke “la nacio vivas en sia lingvo”, — tiam ili traduku.”
Tiu ĉi ve-krio pruvas la sukceson de la ĝisnuna laboro de la prolet-esperantistaro. Tiu ĉi sukceso donu instigon kaj entuziasmon, novan forton por la plua laboro kaj anstataŭ tiu patriota frazo ni skribu: “La sennacieco vivas en sia lingvo.”
Emba.
¹ Hungarlingvaĵoj, kiujn ni ne komprenas. — Red.
[REKLAMO p.9] BIBLIOTEKO DE SENNACIULO | N-o 7 | La Vojo al Scienco de Estonto | de Akademiano Fersman | Tradukis S. Rublov | Kun speciala antaŭparolo de l’ aŭtoro por la esperanta eldono. — Tre interesa popularscienca verketo, tute aktuala, montranta larĝajn perspektivojn en la estonton. — Ĝin ĉiu K-do legos kun granda ĝojo. | Prezo: 0,60 mk. g. | Administrejo de SAT, Colmstr. 1, Leipzig O 27
[BILDO p.9 | 66,12,85,23] Desegnaĵo de alta urba konstruaĵo kun turo, apud kvinpinta stelo.
9-a Kongreso de SAT
en Leipzig (Germ.) 4.—10. aŭg. 1929
3-a Komuniko
Senprokraste kongresaliĝu. Ju pli da Gek-doj sin anoncos, des pli facile k klare la K. K. sukcesos organizi la kongreson. Ankaŭ por la K. K. la financaj rimedoj estas decidaj pri instalotaj aranĝoj.
Propagandu por la kongreso, subtenu la K. K., mendante k uzante la aperintajn leterfoliojn, kovertojn kaj sigelmarkojn. Po 15 leterfolioj kun kovertoj kostas 0,50 mk., po 1 folio de sigelmarkoj (60 markoj) kostas 0,50 mk. Mendu ambaŭ objektojn kune.
Atentu! Germanianoj sendu kongreskotizojn, monon por menditaj propagandaĵoj al: W. Kampfrad, poŝtĉeka konto 13 527. Aliĝilojn kaj mendojn sendu al: W. Kampfrad, Löbauer Str. 35, Leipzig N 24. Gek-doj eksterĝermaniaj sendu siajn kotizojn k monon por menditaj propagandaĵoj per la Adm. de SAT; Sovetianoj per moskva filio de SAT.
Mendoj al propagandaĵoj nur estos plenumataj, kongresaliĝoj nur estos kvitancataj en S-ulo, kiam ni estos ricevintaj koncernajn sumojn.
Konciza laborplano de la kongreso: Dimanĉon, 4-an de aŭgusto je 18-a horo Internacia Amaskunveno en la salonegoj de la Popoldomo; lundon antaŭtagmeze kunsido de ĉiuj ĵurnalistoj k gazetraportantoj, posttagmeze je 14-a horo komenco de “SAT-Kulturkonferenco”; mardon matene k posttagmeze laborkunsidoj, vespere je 18-a horo fakkunsido de la sportuloj en la laborista sportlernejo; merkredon antaŭ- k posttagmeze laborkunsidoj, vespere fakaj kunsidoj; ĵaŭdon antaŭtagmeze laborkunsido, posttagmeze vizito de Leipzig-aj vidindaĵoj; vendredon antaŭtagmeze lasta laborkunsido, vespere je 18-a horo Internacia Distra Kunesto en la Popoldomo. Fakaj kunsidoj k ĉiuj detaloj estos anoncataj en postaj Komunikoj.
Ekskursoj nur okazos post finiĝo de la kongreso. Ni interrilatos kun diversaj SAT-rondoj pli-malpli proksime de
— paĝo 10 —
166 — SENNACIULO
Leipzig k ĝustatempe ankaŭ pri tio informos. Sed ni avertas la SAT-rondojn de Leipzig-a ĉirkaŭaĵo, ne senplane k memstare ion organizi; ĉiuokaze antaŭe interrilatu kun la K. K., por eviti ĉian fiaskon.
Antaŭkongresoj aŭ antaŭkongresaj renkontiĝoj estas ĝis nun anoncitaj de SAT-rondoj en Breslau k Regensburg. Tieaj Gek-doj precipe intencas montri belaĵojn de sia ĉirkaŭaĵo. Breslau deziras, ke la Gek-doj el Oriento venu al Breslaŭ vendredon aŭ sabaton matene. Regensburg jam volas komenci sian “antaŭkongreson” merkredon. Detaloj tiurilate sekvos, sed jam nun preparu vin por partopreno ĉe tiuj “antaŭkongresoj”, ĉar tiel vi ĝuos favoran veturprezon, se pli ol 20 Gek-doj kolektiĝos en sama loko k komune veturos al Leipzig.
Vojaĝprezojn ni komunikis en la 2-a Komuniko en n-o 222 de “S-ulo”.
Kie okazos nia kongreso? Do, legu la artikolon “Spite ĉio!”, kiu aperos en kelkaj daŭrigoj en “S-ulo”. Atentu!
Informpetojn adresu al: K-do F. C. Richter, Lochmannstrasse 2/3, Leipzig O 27 (Germanio).
Atentu k legu sekvantajn Komunikojn de K. K.!
2. listo de aliĝintoj
- 44 . . . . . . . . . . . . 1 612
- 45 Martin Harmsen, Aalsmeer, Hol. 5 679
- 46 Friedr. Emmrich, Leipzig, Germ. 37
- 47 Jul. Rindler, Los Angeles, Usono 13 027
- 48 Wilhelm Keller, Breslau, Germ. 595
- 49 Hans Altmann, Breslau, Germ. 11 668
- 50 O. Walter, Kleinschönau, Germ. 10 522
- 51 Willy Thielking, Breslau, Germ. 572
- 52 Paul Tschierswitz, Berlin, Germ. 7 266
- 53 Konr. Deubler, München, Germ. 30
- 54 P. Wachsmuth, Dresden, Germ. 1 589
- 55 Otto Schiepe, Ammendorf, Germ. 7 046
- 56 Walter Fliedner, Leipzig, Germ. 9 758
- 57 Rudi Hofmann, Leipzig, Germ. 6 158
- 58 Max Häckel, Leipzig, Germanio 1 162
- 59 G. Faber, Wesermünde, Germ. 12 726
- 60 Boriso Gorojankin, Moskvo, Sov. 10 276
- 61 Benj. Mahover, Arhangelsk, Sov. 10 405
- 62 Pant. Knjazev, Moskvo, Sov. 8 395
- 63 Jesekiel Kuriĉ [?], Moskvo, Sov. 9 505
- 64 Alois Bauer, Wels, Aŭstrio 11 447
- 65 Karl Böhm, Chemnitz, Germ. 1 400
- 66 Olga Kazina, Ufa, Sovetio 3 569
- 67 Terentij Menjajlov, Taŝkent, Sov. 9 833
- 68 Aleks. Ĥudineev, Keret, Sovetio 11 428
- 69 R. Szczepanski, Dresden, Germ. 2 611
- 70 Albrecht Liebs, Dresden, Germ. 178
- 71 Rudi Schneider, Frankfurt, Germ. 3 162
- 72 Paul Grünberg, Leipzig, Germ. 4 230
- 73 Erich Stölzner, Nowawes, Germ. 9 407
- 74 M. Lolovkin, Sormovo, Sov. 10 063
- 75 Hans Streitner, Steyr, Aŭstrio 10 825
- 76 Christian Binder, Wels, Aŭstrio 11 441
- 77 Beatrice France, Handforth, Angl. 508
- 78 Robert Hocking, London, Anglio 10 641
- 79 Ernst Eriksson, Stockholm, Sved. 11 020
- 80 Bogdano Hajrapetjan, Téhéran Persio 2 040
- 81 Paul Tilin, Leningrad, Sovetio 9 310
- 82 Viktor Strijak, Ĥarkov, Sovetio 5 634
- 83 Josef Kossovski, Varsovio, Polio 13 453
- 84 Louise Hodek, Kassel, Germanio 2 301
- 85 Willy Richter, Thalheim, Germ. 8 289
- 86 Oskar Naumann, Pirna, Germ. 10 805
- 87 Paul Straach, Netzschkau, Germ. 5 813
- 88 Willi Zimmermann, Ammendorf, Germanio 2 002
- 89 Rich. Stein, Ammendorf, Germ. 7 047
- 90 Arno Laue, Ammendorf, Germ. 10 246
- 91 Kurt Lischke, Döllnitz, Germanio 13 366
- 92 Elsa Gittel, Ammendorf, Germ. 13 364
- 93 Kurt Gute, Ammendorf, Germ. 13 365
- 94 Gerh. Faber, Wesermünde, Germ. 12 726 [?]
- 95 Van Meurs, Amsterdam, Holando 13 590 [?]
- 96 Voldemar Piskunov, Niĵni-Novgorod, Sovetio 5 432
- 97 V. Belogorcev, Nikolaev, Ukraino 7 495
- 98 James Baxter, Liverpool, Anglio 12 950 [?]
- 99 Josef Bauer, Innsbruck, Aŭstrio 1 358 [?]
- 100 Viktor Kaulich, Bruxelles, Belgio 8 464
Donacoj por la kongreso
Volkert (Nürnberg) 0,50 mk. g.; 1 [?] (Paris) 2,54 mk. g.; Tilin (Leningrad) 7 mk. g.; Strijak (Ĥarkov) 2 mk. g.; Hodek (Kassel) 2 mk. g.; Naumann (Pirna) 2 mk. g.
[REKLAMO p.10] SUB RUĜAJ STANDARDOJ | Impresoj kaj travivaĵoj en Sovetio | de | Einar Adamson (Göteborg) | Prezo inkluzive afranko: 0,75 mk. g. | Aĉetebla ĉe la Adm. de SAT en Leipzig
MUNICIO POR SAT KAJ ĜIAJ ORGANOJ
Wagner (Pasing) 2,10 mk. g.; Fröding (Rockford) por likvidita LEA en Nordameriko 9,76 dol.; Ĉolić (Valjevo) 20 din.; (4017) 1 dol.; Ĉeĥosl. gaz. “Munkás” 30 kr. ĉek.; Brjosmovskij 2 rubl.; Schwaighardt (Salzburg) 1,— mk. g.; Bennewitz (Chemnitz) 2,50 mk. g.; Stölzner (Nowawes) 4,50 mk. g.; (7520) 1,25 rubl.; (3958) 4,50 mk. g.; Carmo (Lisboa) 1 esk.; (10159) 10 din.; (6833) 2/9 ŝil.; (3959) 5 fr. fr. — Fera Gvardio: Jeleznjakov (Samara) brikoj por okt. k dec. 2 rubl.; Lvov (Zinovjevsk) brikoj por okt. k dec. 3 rubl.; Reingruber (Montreal) 5 dol.; (5802) 0,50 mk. g.
AL NIAJ SOVETIAJ K-DOJ!
Dum la lastaj du jaroj ni kutime prilaboris la korespondaĵojn tuj kiam ni ricevis ilin de niaj klientoj, ne havante jam la listojn flanke de nia agentejo en Moskvo. Kompreneble tiu procedo ofte kaŭzis al ni malagrablaĵojn kaj komplikaĵojn, despli, ĉar ni tre malfacile ricevis nian monon. Krom tio multfoje okazis, ke tiuj en leteroj kaj poŝtkartoj cititaj sumoj ne koincidis kun la indikita sumo en la al ni senditaj listoj kaj ofte la K-doj skribis sampoŝte ke ili sendas tiun kaj tiun sumon al nia konto en Moskvo. Tamen laŭ faritaj spertoj ni povis konstati, ke tiuj cititaj sumoj sur leteroj kaj PK, alvenis nur post multaj semajnoj kaj ankaŭ monatoj. Ĉio tio kompreneble tre pezigas nian laboron en la Adm. Ni do decidis, por havi klaran bildon, estonte prilabori ĉi tiujn mendojn nur post ricevo de la listoj el Moskvo. Tamen por ne tro ŝarĝi nian agentejon en Moskvo, ni rekomendas pluen sendi rekte al Leipzig la mendojn kaj nur la monon al nia konto ĉe CK SEU en Moskvo.
EN LANDOJ KIE NI HAVAS POŜTĈEKKONTOJN,
ni rekomendas al niaj K-doj uzi ĉi tiun certan kaj malkaran pagmanieron. Sed neniam forgesu koncize noti sur la koresp. parto de la pagkarto, por kio vi pagas. Se vi ne faras tion, ni ne povas prilabori vian monsendon aŭ vi devas aparte skribi kaj elspezi afrankon por PK aŭ let. Jam de kelkaj semajnoj ni ricevis monon, sed sen iu ajn informo pri la celo de la pago.
Adm.
La seksa demando kaj Sennaciuloj
Sub tiu ĉi titolo en n-o 224 K-do el la 9-a horzono pritraktas aferon de anonco pri edziĝpeto. Unuj homoj geedziĝas pro sociaj, duaj pro seksaj, triaj pro ambaŭ kaŭzoj… Sciencisto asertis, ke la seksan senton nur superas tiu de soifo. Unuj troigas, aliaj faras la malon. Mi tute malkaŝe konfesas, ke la seksa sentado ne troviĝas en la mezo de homa pensado, sed ke ĝi okupas pli grandan lokon — tutegale ĉu konscie aŭ subkonscie, ĉu konfesite aŭ malkonfesite. Ni rigardu en la tagaj ĵurnaloj la “okazintaĵoj”, ni rigardu, pri kio sin okupas la tribunaloj; penetru en ĉiujn tiujn aferojn, senvestigu ilin — kaj en la plimulto vi trovas seksan kaŭzon kaj kernon en la plej diversaj formoj. Multaj asertas, ke la studo de sekspsikologio apartenas al la sciencistoj. Mi ne volas tute nei. Sed rigardu la “aktorojn” en la tagaj okazintaĵoj, priskribataj de l’ gazetoj, kaj tiujn, kiuj staras antaŭ la tribunaloj, kaj vi vidos, ke ili ne estas la sciantaj sciencistoj, sed ke la viktimoj estas la nesciantoj, la neinformitoj el ĉiuj klasoj. Do — kaj per tio mi jesas la opinion de l’ K-do el la 9-a horzono, ankaŭ la laborista klaso tial havas la rajton je seksa klerigado pere de fakuloj kun homecaj koroj. Certe ni ankaŭ subtenu tiujn K-dojn, kiuj per privata studado celas pliriĉigi sian scion, ĉar nur scianta homo povas kompreni kaj — pardoni. La burĝaj organoj plejparte fermas la okulojn kiel bigotulo. La redakcio de “S-ulo” ne faras tion, ĉar al kulturorganizo ankaŭ decas pritrakti ĉi tiujn kulturdemandojn kaj la nacia diverseco de l’ esp-ista kunlaborantaro donas pli interesan noton. Mi altiras la atenton de la interesatoj pri la “Tutmonda Ligo por seksaj reformoj”, adr. D-ro I. H. Leunbach, Kopenhago (Danio). Same en multaj okazoj persona interkorespondado povas esti valora helpilo.
R. Schäfer, Pihl (Ĉeĥosl.).
Pri la vorto Fabriko
(Vidu n-on 223)
Mi atentigas K-don Jief al la fakto, ke en Anglio oni teksas, segas kaj pulvorigas en Mill (esp.: Muelejo); ŝipoj estas konstruataj, brikoj farataj k lede preparataj en Yard (esp. Kortego); maŝinoj estas kunmetataj en Works aŭ Workshop (esp. Laborejoj aŭ Laborejo). Ĝenerale oni uzas la vorton Factory por ejo, kie oni uzas maŝinojn meĥanike funkciigatajn.
E. K. L. (509).
Pri “mitingo”. Ŝajne ĉi tiu vortaĉo devenis de angla vorto “meeting”. Se jes, do kiu devenigis ĝin, tiu meritas esti krucumata! La vorto estas nek esperanta, nek angla. Ĝi insultas tiel esperantan kiel anglan lingvon. Ĝi estas abortaĵo!
S. B. (8500).
[REKLAMO p.10] LA MULTKOLORAJ, ILUSTRITAJ POSTKARTOJ DE SAT estas haveblaj ĉe la Administrejo de SAT, Colmstrasse 1, Leipzig O 27.
— paĝo 11 —
SENNACIULO — 167
TRA LA MOVADO
(Kroniko)
AŬSTRIO. Vieno. La fervojistaj esp-istoj en Aŭstrio fondis 10. 1. 29 fakgrupon en kadro de ALLE. Sidejo: Vieno, sudfervoja stacio. Estro K-do Zink, sekret. Presselmaier, kasisto Klumaier. Reprezentantoj ankaŭ en provinco. Celoj: propag. inter fervojistaro k ĉe fervoj. sindikatoj; enpresigo de artikoloj en fakgazetaro; subteno de ALLE en fervojaferoj; interŝanĝo de eksterl. prol. esp. fervojistoj dum libertempo; akiri por lab. esp-istoj, vizitontaj kongresojn, veturprez-malaltigon dum unuopa vojaĝo laŭ kongreslegitimilo. Kunvenoj ĉiun trian sabaton en monato, unua 16. 2. je 19-a h. ĉe sudfervoja stacio. J. Zink (9437). — GERMANIO. Kassel. La aŭtuna propagando ne sukcesis kontentige. Grava kaŭzo estas industrimanko k senlaboro en nia urbo. Eĉ la plej granda entrepreno, Henŝel-Son, okupas nur parton de siaj laboristoj. Loĝantaro konsistas ĉefe el oficistoj, rentuloj k pensiuloj. Ĉe l’ sindikatejo estas aranĝitaj montraj kestoj kun niaj propagandaĵoj. Propagando per afiŝego ĉe publikaj kunvenoj. Nova kurso kun 12 lern. (Instr. Deiters). Ni havis viziton de SAT-ano el Kaŭnas (Litovio). 265. — PORTUGALIO. Lisboa. Lab. esp. societo “Nova Vojo” organizis ekspozicion de 16. ĝis 23. dec. Prop. kunvenon partoprenis ĉ. 30 p. Parolis K-do Costa Junior; oni legis eksterl. salutlet. La ekspozicio enhavis SAT-fakon kun ĉiuj SAT-eldonaĵoj. Kurso sekvos. SOVETIO. Semipalatinsk. Regule funkcias urbaj kursoj kun pli ol 50 lern. Ĉiutaga gaz. “Priirtiŝskaja Pravda” presigas regule tradukojn el “S-ulo” k “Esp. Servo”. Esp-istoj multe helpas en intern. korespondado de loka Ruĝhelpa Komitato. Tuturba konferenco de SEU-anoj elektis novan distrikt-komitaton. (224.)
Je la nomo kaj adreso de la administranto ni instalis poŝtĉekajn kontojn en:
- Bruxelles, konto n-o 227 848
- ‘s-Gravenhage, konto n-o 142 084
- Kobenhavn, konto n-o 14 938
- Leipzig, konto n-o 6835
- Praha, konto n-o 501 007
- Stockholm, konto n-o 4268
- Warszawa, konto n-o 191 335
- Wien, konto n-o D.- 137 725
- Zagreb, konto n-o 40 040
- Zürich, konto n-o VIII. 15 929
En Paris funkcias sub la nomo de nia Asocio jena konto: C. 1234—22.
ĈE LA NEŬTRALULOJ
En Japanio esp-o disvastiĝas ĉefe en universitataj rondoj, precipe ĉe studentoj de medicino. Ĉe altlernejoj estis aranĝataj paroladoj pri esp-o, ekspozicioj k librovendado. En virinaj altlernejoj k liceoj okazas kursoj por studentinoj; en unu virina reallernejo okazas deviga kurso por lernantinoj post definitiva elpuŝo de la angla lingvo.
Ĉe la katolikoj
La proksima kongreso de l’ esp-istaj katolikoj havos lokon en Praha okaze de la jarmilfesto pro l’morto de la ĉeĥa nacia “sanktulo” Venceslao. La komitato de l’ ĝenerala Internacia Katolika Kongreso, kiu samloke okazos, aperigis artan afiŝegon en esp-o, por altiri la intereson de l’ eksterlando al siaj aranĝoj.
[BILDO p.11 | 34,6,62,13] Desegnaĵo de malfermita libro aŭ folirulaĵo kun skribplumo.
RECENZEJO
Duope ricevitajn verkojn ni recenzas, unuope ricevitajn ni nur mencias.
Ĝoju ni (gaudeamus), Versoj k prozo en esp-o por komencantoj ĉiulandaj, aranĝita de J. J. Findlay, M. A., Ph. D. (kun helpo de aliaj britaj esp-istoj). Eld. de The Gregg Publishing Company Ltd., London. 46 pĝ. Havebla ĉe B. E. A., 142 High Holborn, London. Prezo 1 ŝil., 2 p. afranko. Vera marĉo el konfuzo! En la 15-paĝa antaŭparolo oni trovas, ke tri specoj de legantoj estas alvokitaj: a) tiuj, kiuj ĝojos vidi kiel esp-istoj produktis esp-ajn fonografaĵojn; b) novaj lernantoj en lernejoj k kursoj; c) privataj studantoj ne povantaj ĉeesti kursojn. Sekvas teksto da nur 25 paĝoj k ne antaŭ p. 36 aperas la alfabeto k reguloj. Sed eble oni komprenas la celon de tiu diletante kompilita broŝuro, vidante la lastajn du paĝojn, kie estas laŭdata la “Kodo Gregga Fonetika” por esp-o. Pro reklama bezono de l’ Gregg-firmo do estis eldonata tiu broŝuro, kiu finiĝas per anglalingva (por esp. komencantoj ĉiulandaj!) ĉerpaĵo el Modern Language Learning.
E. K. L.
Kion volas Paneŭropa Unio? Eldonis: Paneŭropa-Verlag, Wien I, Hofburg. 16 pĝ., broŝ. Esp-igis D-ro Sos. Tiu propaganda broŝuro de l’ “Paneŭropa Unio” sciigas en formo de katehismo pri la celoj de tiu movado. Pri ĝia ideala celo — pacigi la mondon — k la realaj efikoj de Tuteŭropa Unio; interkontinentaj kolizioj, ni parolis jam detale en “S-ulo” n-o 215, dediĉante ĉefartikolon al tiu problemo. Ĉar ĉi tiu broŝuro estas senpage havebla. La K-doj profitu la okazon por sin informi, sed ili ne forgesu legi samtempe la supremenciitan artikolon, por formi al si opinion pri tiu movado.
N. B.
ISK, 1-a jaro, N-o 1. Januaro 1929. Eldonanto: Willi Eichler, je nomo de l’ Estraro de Internacio de Socialista Kunbatalo. Esp. eldono. Prezo: 0,50 sv. fk. Jarabono sur la bazo de 2 sv. fk. 16 pĝ. Trimonata. Form. 15×23 cm. Adm.: Servette 79, Ĝenevo (Svisio). Tiu ĉi revuo, kiu ĝis nun aperis kiel monata revuo nur en germana lingvo, faras la kuraĝan provon disvastigi sian idearon trans la limon de l’ germanlingva teritorio per esp-o. Ĝi bazas en siaj artikoloj sur marksismo, sed ne dependigas sin de politika partio k permesas al si liberan kritikon. “Nenia” dogmo-kredo enŝoviĝos en tiun ĉi revuon” ni legas en la Enkonduko; “en ĝi regos kritik-libero. Sen kritik-libero estas hazardo, ĉu oni lernas per malsukcesoj, aŭ ĉu oni, malsukcesinte, apogas sin sur dogmoj k agitvortoj”. La unua n-ro enhavas du interesajn artikolojn, sufiĉe bone esp-igitajn.
N. B.
Kongres-Albumo. La 8-a Kongreso de SAT, Göteborg. 16-pĝ. Prezo: 2 respondkuponoj aŭ 0,50 mk. g. Eld.: SLEA, Box 73, Göteborg. La enhavo de tiu albumo estas proksimume la sama kiel tiu de l’ decembra n-ro de “Svenska Arbetar-Esperantisten”, priparolita en n-o 224. Ĝi diferencas nur per pli bela, luksa papero k pli da bildoj pri Kongreso k kongresanoj. Ni rekomendas al la Gek-doj, havigi al si tiun belan memoraĵon pri nia sukcesplena kongreso.
Novspirito. Dumonata Gazeto. N-o 1. Jan./feb. 1929. Adr.: Esperanto, J. N. T. A., 93 Mortimer Street, London W. 1. Abonprezo jare: 2 ŝ. 6 d. aŭ 3 sv. fk. Sub la devizo “praktika psikologio, ĝusta pensado” la redaktoro prezentas al siaj legantoj okultajn parolojn de kristana mistiko.
Pedagogia Kvalifiko (Pedagogiĉeskaja Kvalifikaĉija), n-o 4/5. Moskvo, 1928. Ampleksa pedagogia revuo ruslingva kun tre bona materialo 8-paĝa esp-lingva k la enhavtabelo en esp-o. Kiel oni vidas, la ekzemplo de “Vojo de Klerigo” trovas imiton, k ni povas esperi, ke en la medio de proletklerigado k edukado dank’ al la vigleco de nia Edukista Sekcio esp-o pli k pli praktikiĝos. Ni ŝuldas tiun novan sukceson al K-do Juskoviĉ (3375).
MEMORNOTO
Represis el “S-ulo”: Le Reveil Ouvrier, Nancy, 9. 1.; Pol. sit. en Hung.
Priesper. artik. k notojn enhavis: Monde, Paris, 19. 1.; Le Dépêche, Grenoble, 14. 1.; L’Humanité, Strasbg., 18. 1.; Signalen, Stokh., 17. 1.
Peresper. materialon enpresis: Travail, Lyon, 19. 1.
NIA POŜTO
12 732. — Ni havas multe da simila materialo k povas enmeti nur laŭbezone ĝin.
Elma Adamson. — “V. P.” en venonta n-ro.
6269. — Jes, ni uzos. Sed elektu nur taŭgajn t. e. internaciskale kompreneblajn pecojn.
Al kelkaj. — La afero pri SAT-pagiloj nun estas solvita tiagrade, ke nia Adm. plej baldaŭ efektivigos ilian eldonon. Sekve sugestojn pri tiu demando ni ne plu enpresos.
1188. — Artik. ricevita. En favora okazo ni publikigos ĝin.
10 262. — Ni ricevis vian materialon. Pri uzeblo de “La N. E.”-manuskripto decidos la respondeca K-do en M. La alian ni uzos en bona okazo.
5296. — Via versaĵo ŝajnas al mi inda. Kiam ni ĝin uzos, mi kompreneble ne povas antaŭdiri.
Red.
Nur tiam vi rajtas paroli pri sukceso, kiam el via kurso rezultas aliĝoj por SAT kaj abonoj por “S-ulo”.
ALVOKO
Eldonejo de sovetia ĵurnalo “Laborista Moskvo” aperigas nun novan dusemajnan ilustritan gazeton similan al AIZ. La gazeto estas redaktata nur en rusa lingvo. K-doj laboristoj el la tuta mondo, SAT-anoj, skribu nepre k senprokraste al la redakcio k postulu esperantlingvan resumon! Multaj ja abonus “L. I.”, se ĝi estus utila por ni. Adreso “Raboĉaja Moskva”, Kuzneckij per. 6, Moskvo, Centr., Sovetio. Sur la kovertoj notu “Esperanto”, se la letero estas esp.-lingva. (12 963)
KOMUNISTOJ — ESPERANTISTOJ!
Post apero de nia alvoko en n-o 216 de “S-ulo” ni amase el la tuta mondo ricevas leterojn de niaj Gek-doj. Sed ni petas ĉiujn letersendintojn iom paciencigi. Nome ni ne kapablas tuj respondi al ĉiuj. Post iom da tempo ĉiuj ricevos respondon.
Samtempe ni petas ĉiujn komunistajn esp-istojn el tuta mondo — kiuj ne ankoraŭ faris tion, ĉu rekte al ni, ĉu per la lokaj, landaj gvidantoj ili aranĝis jam la aferon ke ili sendu siajn adresojn al:
Esperantofako, Czermaks Garten 4, II, Leipzig C 1 (Germanio). Estas dezirata, kunsendi atestilon de la loka kompartio.
Gek-doj! Ne forgesu, ke la afero tre gravas, sekve neniu forrestu de la komuninteresa laboro.
La komisiito de l’kom. esp.-istoj en tuta mondo.
— paĝo 12 —
168 — SENNACIULO
Gravege! Urĝege!
Gekamaradoj tutmondaj, geesperantistoj!
Por plej bone pruvi nian intern. solidarecon k signifon de esp-o, ĉisence Barnaula esp. organizo petegas ĉiujn helpi al ĝi jene: Alsendadi salut-leterojn, informojn koncernajn al subaj dat-festoj: 23. II. — la festo de Ruĝa Armeo, 3. III. — la distrikta konferenco de Komjunularo k 6. III. — la distrikta konferenco de profesia sindikataro. Vi skribu multnombre je nomo de viaj organizoj, komitatoj partiaj, junkomunistaj, profesiaj, fabrikaj, lernejaj, klubaj ktp. Ne preterlasu la okazon! Ĉio estos rekompencata k la en gazetaro presotaj leteroj estos sendataj po 2 ekz. Garantias SAT-peranto Ŝ. Goldfeder “Esperanto” Barnaul (SAT-ano 5448). Ĉion sendu laŭ adr.: Barnaul, “Esperanto”, por junkomunistoj, por profesi-sindikatoj, por ruĝa armeo.
Sormova organizo de l’ komunista junularo salutas fratajn revoluciajn organizojn k kom. junularon okaze de 10-jara ekzisto de la organizo. Okaze de la komsomola festo ni petas eksterlandajn organizojn sendi salutleterojn al ni ĝis 10. 2. 29. — Resp. garantiata. Sormovo ap. N.-Novgorod, Modelnij ceh por komsomolana organizo (Sov.).
ATENTON! Laborista klubo “Vserabotzemles” en urbo Simferopol (Krimeo) deziras interŝanĝi leterojn, poŝt-kartojn kun laboristaj organizoj k apartaj K-doj el ĉ. landaj pri ĉ. temoj. Respondo garantiata. Ĉiu estos rekompencita per afiŝoj, libroj, portretoj ktp. laŭvole. Adreso: Sovetio, krim, Simferopol, ul. Sovnarkomskaja N 3, klub. “Vserabotzemles” krujok Esperanto.
ATENTON! Gelernantoj de la sepa grupo el sola lernejo, en kiu esperanto estas instruata, kiel deviga lernobjekto, deziras korespondi letere, per PI pri diversaj temoj kun gejunuloj el la tuta mondo. Skribu multnombre! Adreso: Sovetio, krim, Sebastopol, korabelnaja storona, Ŝkola N 6, Korabelnaja zav-ŝkoloj K-do Grineviĉ.
SAT-anoj, atentu! La 3. III. nia esp.-grupo aranĝos sian
1. propagandan vesperon.
Tial ni petas ĉiujn, kiuj estimas la intern. lingvon k celas disvastigi ĝin, sendi al ni PK, salutlet. esp.-aĵojn k propagandmaterialon. Ĉiu ricevos resp. Adr. K-do E. Gorelov, Kol. A, 83—4, Sartana, Mariupol. okr., USSR.
Tutmondaj infanaj proletaj grupoj!
Skribu al 13—15-jaraj geknaboj de ukrainia infankolonio. Resp. estis garantiata. (Legu artikolon pri nia kolonio en venonta ‘S-ulo’. Adreso: K-dino O. Dodonova, NIKOPOL, Loŝkarivska detkolonio, Ukrainio, USSR.
[BILDO p.12 | 11,82,37,97] Nigra rektangula bloko, sen videbla enhavo.
[BILDO p.12 | 38,6,66,13] Siluetoj de lokomotivo kaj kvinpinta stelo ĉirkaŭ la vorto «Klubo».
Klubo de fervojistoj de Kazana, Oktobra, Norda fervojo! unuiganta proksimume dudekmilon da sindikatanoj, deziras korespondadi kun ĉiuj landoj pri diversaj temoj, interŝanĝi PI. Adreso: USSR, Moskvo, Kalanĉerskaja placo, Klubo je la nomo de Oktobra Revolucio. Esp.-rondeto.
Sovetrespublikara Esperantista Unio fervojista Sekcio
USSR, MOSKVO, Gorohorskaja 8, Klubo je la nomo Kuhmisterova kom. 12.
Lernantoj el ĉiuj landoj! En niaj lernejoj oni enkondukis esp-on ĉe 3 lastaj grupoj. Interligiĝu kun ni. Skribu pri via vivo k studado. Ni sendos interesan materialon. Adr. Sebastopolo, Rajprofbjuro str. de Lenin N 1 (por 6 k 8 lernejoj).
ATENTU! Gek-doj el ĉiuj landoj alveturontaj Leipzigon (al kongreso) estas petataj koresp. kun nia esp. rondeto per L, PK, ktp. Resp. garantiata. Niaj geesp-istoj dez. renkontiĝi kun eksterl. Gek-doj, ĉar iuj ne povos alveturi la kongreson. Ĉion adresu al: Esperantisto Willy Richter, Thalheim (Erzgeb.), Saksio (Germanio).
KIU
el junkomunistoj kaj junproletoj dez. interligiĝi kun ni, interŝanĝi sperton de junlaborista laboro kaj vivo? Skribu al rajona [?] komitato de junkomunistoj, Sebastopolo, str. de Lenin N 3, rajkom. VLKSM. Junkom. esp.-istoj interligu viajn ĉelojn, grupojn ne esp.-istajn kun niaj, fortigu la interligon.
Konstru-istaj laborist. kluboj kaj organizoj
[BILDO p.12 | 38,64,46,70] Kvinpinta stelo.
Ni interŝanĝu sperton de nia kluba agado k de ĝia kultur-vivo. Rondetoj labinkora, kontraŭreligia, profesi-teknikaj, pentrarta, korpkultura, radia, fota k ŝak-damluda; Kolektivoj de dramo, arta viv-gazeto, arta estrado, kaj amas-ludoj; kaj ĉeloj komjunulara k de la Asocia Plibonigado, de aŭtomobil- k vojkonstruado; deziras koresp. kĉl., interŝ. gazet. P, L, fotojn. MOSKVO, Centra Klubo de Konstruistoj je la nomo “Lenin”, Nikolska 9. ĉelo de SEU.
Jenaj Gek-doj! Sostavkin St., Plaucin Anat., Gordeev M. E., Legkij A. M., Grjebovskij V. N., Ĉasĉin T. J., Vladimirov L. A., Solovjov A. L., K-dinoj: Litinskaja A. B., Malkova Tanjo, Rodjkina A., Kislova A. J., Ivanova L. A., Plaucina Agnio, gelernantoj: Sidorenko Vl., Travinskij A., Priĥodjko G. J., Konovalov Steĉo, Antonov J., Ĥoroŝavin N., Panfilova Nino, Kolesnikova Valjo, dez. koresp. kĉl. pri ĉ. temoj. Adr.: USSR, Zavitaja, Amursk okr.
Laboristinoj k hejmmastrinoj de Serpuhova teksa fabriko kunvenintaj en triumfa kunsido pro 10-jara jubileo de Unua Kongreso de laboristinoj sendas varmegan saluton al laboristinoj de l’ tuta mondo k volonte interligiĝos kun ili per korespondo pri vivo, laboro, kaj alia. Sendu leteron al adreso: “USSR, Moskva gubernio, urbo Serpuhov 2a, sitcenabivnaja fabriko peĉatnij ceh al Bozilo Gurikov” (por laboristinoj).
KIU scias ion pri K-do Kucenko Fjodor Matveeviĉ, nun 31-jara; en 1916 li estis militkaptita de aŭstrianoj. Laŭ onidiroj li nun troviĝas en Supra Aŭstrio en Franzstadt kaj estas okupita en iuj civilaj laboroj. Li mem neniujn informojn sendas. La koncernajn komunikojn sendu: Al K-dino Jakovleva Elena, ul. Gorkogo, 8, Kramatorskaja.
[REKLAMO p.12] Internacional-stenografio en ĉiuj lingvoj. Gvidilo por Esperanto 1 mk. g. + 10% sendkostoj. Gvidilo en aliaj lingvoj. | Instituto de Internacionalstenografio Duisburg, Friedensstrasse 79, Germ.
[REKLAMO p.12] Leginda, nepre leginda estas Prozo Ridetanta | Noveloj originale verkitaj de Raymond Schwartz. | —o— | Prezo: 3 mk. g. inkl. la sendkoston. | Havebla ĉe Administrejo de SAT.
SAT-anoj
En viaj korespondaĵoj al la Administrejo ĉiam citu vian membro-numeron.
ENHAVO:
paĝo
- La unueco de Eŭropo estas teknika problemo . . . 157
- Spite ĉio! . . . 158
- Letero el Persio . . . 159
- En Litovio sub la faŝismo . . . 159
- La Sudamerika Konflikto, Diversaĵoj . . . 160
- Kontraŭ la teroro en Bulgario, Du mortovortoj, Peza industrio en Sovetio . . . 161
- Momentoj el mia vivo, Memoroj de Rusino loĝanta nun en urbo de Sudfrancio . . . 162
- Sennaciula Liberpensula Paĝo . . . 163
- Diskutejo . . . 164
- Tra Esperantio . . . 165—66
- Tra la Movado, Recenzejo, Anoncoj . . . 167—68
Presejo: Pewvag, Druckerei-Filiale Leipzig (Germanio)
← Antaŭa parto · Sekva parto →
Legi en:
