El text sencer dels 16 números de la Internacia Pedagogia Revuo d’entre 2007 i 2010. La IPR és la revista de l’ILEI, la lliga internacional de professors d’esperanto, i ix des de 1908. La col·lecció, fins a 2025, està partida en 17 trams. Per a buscar un article, un autor o un tema, comenceu per l’índex de la IPR, que dona de cada text l’autor, la pàgina i, des de 1980, un resum.
D’on ve
Els números són els de l’arxiu obert de l’ILEI, en PDF al seu Google Drive. Cada número enllaça el seu PDF, que és el document de veritat.
Com s’ha fet
El text és automàtic i no s’ha revisat. Dels números que porten el text dins del PDF, que són quasi tots els digitals, s’ha copiat eixe text. Els escanejats portaven un text sense cap lletra amb barret, i s’han tornat a llegir amb reconeixement òptic de caràcters (OCR): per això els números antics tenen errades de lectura, sobretot en les taules, les llistes d’adreces i les pàgines a dos columnes. El text es reproduïx en l’idioma original, sense corregir, i les fotografies i els dibuixos no hi són. Les marques «— pàgina N del PDF —» diuen on comença cada pàgina del PDF, que no sempre és la pàgina impresa. Per a citar-ne res, compareu-ho amb el PDF.
Els drets són de l’ILEI i dels autors. Si algú que en tinga els drets vol que llevem este text, digueu-nos-ho i el llevem.
Els trams
- 1908-1927
- 1928-1930
- 1931-1934
- 1935-1956
- 1957-1974
- 1975-1982
- 1983-1988
- 1989-1991
- 1992-1994
- 1995-1998
- 1999-2002
- 2003-2006
- 2007-2010
- 2011-2014
- 2015-2018
- 2019-2022
- 2023-2025
Els números
IPR 2007/1
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
~—
= = ŭi „ LUN
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Redakta komitato: Jozefo Nemeth (red.) Luiza Oberrauch Madella Rob Moerbeek
Iwona Kocieba
Kunlaborantoj de la aktuala numero: Detlev Blanke Valeria Bocchini Renato Corsetti Probal Dasgupto
Leo De Cooman Gediminas Degesys Boris Kolker
Zsofia Korody Katalin Kovats
Geza Kurucz
Mauro La Torre Vittorio Madella Maria Majerczak Aleksandro S. Melnikov Atilio Orellana Rojas Graziano Ricagno Spomenka Stimec Ermanno Tarracchini Nguyen Thu
Julianna Vas-Szegedi Josef Vojacek
Nei Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
e EEE
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 37 – trimonata
07/1
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO
Komenco bona, ĉio bona (Renato CORSETTI)……………………… ŝis esee ie sees sene eneeeteten 3 Katalin KOVATS: Eŭropa Lingva Dokumentujo por ni esperantistoj ……………….–. 2 Leo DE COOMAN: Kiom valoranalizo valoras en pedagogio? ……………..-……….. 6 Graziano RICAGNO: Eksperimenta serĉo pri lingvaj malfacilaĵoj …………………. 13 Probal DAŜGUPTO: Esperanto liveras ilaron por leksikokerna esploro …………. 1 Intervjuo kun Detlev Blanke (intervjuis: Katalin KOVATS)………………………ee iei. 18 Geza KURUCZ; Esperanlo en’mia VIVO; ::»::sssssiistisvosgesmsomSasseseoesoeeeeeseneennseeeeneneto 22 Biografietoj de la SK— IV. (B. KOLKER, A.S. MELNIKOV, M. LA TORRE)…………. 24 La 40-a Konferenco de ILEI en Ranzan, Japanio (ripeto de informoj) …………. 2 El la landoj kaj sekcioj… [CZ, DE, HU, HR, LT, NL, PL, US, VN] ………………… 28 Lernejaj E-koncertoj — projekto de ICK (Maria MAJERCZAK) ………………………-. 31
AKEL? en Gloucester (TARRACCHINI, BOCCHINI, OBERRAUCH, MADELLA k.a.) …. 34
ESTRARO DE LA LIGO
Prezidanto: Radojica Petroviĉ, Bul. oslobodjenja 36/14, 32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. (381) 32371053. Fakso: (1381 32) 342101, Sradp(Qpit.yu? Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo.
Sekretario: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (131 70) 3556677, fakso: (131 70) 358 4422, «atilioorellanarojas(Qgmail.com?
Vicsekretario: Aida ĈiZikaite, Zamenhofo g. 5, LT-44287 Kaunas, Litovio. Tel. (=-370) 37 208503. «aidute(Qmail.lt» Konferencoj. Scienca agado.
Estrarano pri financoj: Sjoerd Bosga, Traddragargatan 27D, SE-723 37 Visteras, Svedio. Tel. (746 21) 41 70 45, «sjoerd(dQesperanto.se?
Estrarano: Yas Kawamura, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyoto-fu, JP-621-0855, Japanio, «yas(Qesperanto.at» Azia agado.
Estrarano: Zsofia Korody, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (749) 5521-5983. «zsofia.korody(desperanto.de» E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj.
Estrarano: Mihai Trifoi, Str. Principala BlL1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio (40) 267-365319, «trifoi(dhonoris.ro»
Lerneja agado.
Titolpaĝe: Paroliga ekzerco sub gvido de Radojica Petroviĉ en Roskilde (Danio) dum la progresiga kurso de la dana ILEI-sekcio. Vidu IPR 06/4, p.
22.
Scienca Komitato
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’
Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko
Membroj:
Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitat Paderborn, AIS“ San Marino
Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah
Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma «La Sapienza»; AdE’
Probal Dasgupta, Barato, University of Hyderabad; AdE’
Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE!
Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Siauliu universitetas
Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam
Boris Kolker, Usono, AdE’
Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’
Mauro La Torre, Italio, Universita degli Studi Roma Tre
Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagiellonski w Krakowie
Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’
Aleksandr Melnikov, Rusio, AKanNeMHA CEJIBCKOXOZAĤCTBEHHOTO MarmmHocrpoemua
Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu
Balazs Wacha, Hungario, Magyar Tudomanyos Akademia, Nyelvtudomanyi Intezet
Sekretario: Aida Cizikaite, Litovio,
estrarano de ILEI
: AdE — Akademio de Esperanto AIS — Akademio de la Sciencoj, San Marino
IPR 07/1»2
Komenco bona, ĉio bona
Komenco bona, ĉio bona: tio certe validas por la jaro 2007-a. Ĉi tiu estas la unua numero de ĉi tiu revuo por la jaro 2007-a kaj mi havas la plezuron enkonduki vin al unu el la gravaj temoj de ĝi. Temas pri la Eŭropa Referenckadro pri lernado kaj instruado de lingvoj.
Neeviteble, finfine la Esperanto-movado kaj la Konsilantaro de Eŭropo renkontiĝis pri lingvo-lernado.
Tio okazis lastatempe rilate al la gvidlinioj por taksi la instruadon kaj la lernadon de Esperanto, pri kiuj vi legos pli detale en alia artikolo.
La broŝuro, kiun UEA eldonis, kadre de la laboroj de la komuna laborgrupo de IEK/ILEI/UEA/AdE, prezentas al la parolantoj kaj al la instruantoj de Esperanto la bazajn tabelojn de la Eŭropa Referenckadro, kaj esence sugestas al ili apliki tiujn gvidlinioj ankaŭ je la instruado de Esperanto.
Do, bonan legadon de ĉi tiu numero de IPR kaj bonan legadon de la libreto pri la Eŭropa Referenckadro kaj bonan aplikadon de ties principoj. Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
IPR 07/173
— pàgina 3 del PDF —
Eŭropa Lingva Dokumentujo por ni esperantistoj
de Katalin Kovats, doktoro pri lingvistiko, metodologo, redaktoro de «www.edukado.net»
En januaro 2007 UEA, kunlabore kun ILEI, eldonis informobroŝuron kun la titolo La Komuna Eŭropa Referenckadro — Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj.
La kernon de la 24-paĝa materialo konsistigas la esperantlingva traduko de la unua ĉapitro de la plurcentpaĝa libro” eldonita de la Konsilio de Eŭropo (Strasburgo) kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. En la kajero estas republikigataj ankaŭ la memtaksaj tabeloj de la Referenckadro kaj aldona artikolo pri la uzo de la Europass-sistemo.
Per la eldonaĵo UEA kaj ILEI celas diskonigi la enhavon kaj la signifon de la Referenckadro, informi pri sia kunlaboro kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj indiki la paŝojn faratajn kaj farotajn kun la celo ebligi al la tutmonda esperantistaro pli kvalitan kaj pli modernajn lingvolernajn kondiĉojn kaj egalajn lingvajn rajtojn.
La broŝuro estas rete elŝutebla ĉe «www.edukado.net» kaj la paperforma estas akirebla ĉe UEA.
La sube legebla teksto estas parto de la broŝuro.
La E-movado devas flekse reagi al normoj, tendencoj kaj novaj prilingvaj decidoj de la eŭropaj politikaj kaj edukaj instancoj, des pli se tiuj estas serioze konsiderataj kaj ekaplikataj ankaŭ ekster Eŭropo, kiel tio okazas jam al la Referenckadro en pluraj ŝtatoj en Usono kaj en kelkaj landoj ankaŭ en Azio.
Lingvopolitikaj simpozioj kaj lingvistikaj konferencoj, internaciaj agadkampanjoj, perlingvaj kaj prilingvaj fakaj kaj sciencaj agadoj altigas la prestiĝon de E-o. Jam de pluraj jaroj diversaj projektoj kaj iniciatoj klopodas penetrigi E-on kiel pontolingvon en Eŭropan Union. Kvankam ni
KOVATS, K. (red): La Komuna Eŭropa Referenckadro — Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvo. UEA, Rotterdam, 2007. (24p.) — ISBN 978 929017095
? The Common European Framework in its political and educational context in: Common European Framework of Reference for Languages: Learning, Teaching, Assessment. (CEFR) Strasbourg: Council of Europe, 2001.
IPR 07/1»4
ne atingis ke ĝi estu oficiala lingvo aŭ neŭtrala pontolingvo en eŭropaj ŝtatoj, estas tamen kelkaj pozitivaj rezultoj de nia informlaboro. Nur kelkaj lastatempaj ekzemploj: en politikaj kunsidoj en Bruselo kaj Bratislavo okazis oficiala interpretado helpe de E-o, aperis en la paĝaro Tago de la Lingvo (prizorgata de la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj) esperantlingva traduko de oficialaj dokumentoj, en la elektronike kreebla oficiala lingva pasporto kaj dokumentujo (vidu ĉe Europass) E-o estas laŭprograme listigita kiel priskribebla kaj dokumentebla lingvo. En la nuna kazo de la Referenckadro kaj Lingva Dokumentujo la esperantlingvaj eldonaĵoj kaj akiro de ties tradukpermeso signifas rekonon de E-o ĉe la Konsilio de Eŭropo. Traduko de la Referenckadro (plurcentpaĝa faklibro) kaj tiumaniera disponigo de terminologie kaj strategie baza materialo por lingvolernantoj, instruantoj kaj kursoplanistoj ne nur plifaciligas la laboron de la instruistoj kaj lernantoj de la lingvo, sed ankaŭ pruvas, ke E-o same estas “moderna lingvo” kaj ke nia movado kapablas je profesia laboro.
Ĉiukaze ni devas konfesi ke ni esperantistoj estas tamen ne tro fruaj pri tiuj procedoj. Multaj landaj edukinstancoj de Eŭropo jam de 5-6 jaroj serioze laboras tiukampe, formis siajn laborgrupojn kaj trejnis fakulojn, ellaboris la ekzamensistemojn, prezentis ilin por akreditado, laborante en internaciaj teamoj dividas siajn spertojn, disponigas analizojn kaj rezultojn.
Por la teamo de esperantistoj montriĝas irebla vojo utiligi la jamajn spertojn, helpe de fakuloj (laborintaj jam en naciaj teamoj) adapti materialojn kaj sistemojn al la cirkonstancoj kaj bezonoj de la internacia lingvo kaj ties komunumo. Rezulte de tio espereble ni ne devos longe atendi je la ekfunkcio de nova UEA/ILEI-ekzamensistemo, konforma al la eŭropaj normoj. Informi esperantistojn rekte en E-o pri la normigaj tendencoj kaj iniciatoj de la eŭropaj instancoj ebligas diskonigi la sistemon larĝskale kaj prepari la vojon al vere internaciaj uzo kaj rekono.
La taskoj por esperantistoj en la nuna fazo estas:
e trastudi la antaŭ nelonge eldonitan broŝuron, orientiĝi pri la lingvonivelaj skaloj de la ĝenerala tabelo (A1-C2) kaj apliki ilin por difino de lingvoniveloj kaj por klasifiko de lanĉotaj kaj frekventotaj kursoj, studoj, planataj instruprogramoj kaj enlandaj ekzamensistemoj;
e trovi kaj ekuzi la nacilingvajn broŝurojn de Lingva Dokumentujo (Portfolio) kaj listigi tie inter la regataj, studataj lingvoj ankaŭ E-on. La uzo de tiuj dokumentoj fariĝas pli kaj pli populara kaj necesa inter la
IPR 07/175
— pàgina 4 del PDF —
junuloj kaj studentoj (sekve speciale instruistoj kaj gepatroj de “denaskuloj” povas multe helpi tiukampe). La Lingva Pasporto estos taksata pli serioze ankaŭ de eŭropaj labordonantoj kaj instruinstancoj. La raportoj pri E-o, spertoj pri ĝia interkultura uzo, la eventuale bonaj kaj relative rapide akiritaj rezultoj en la alproprigo de tiu lingvo espereble altiros la atenton de fakuloj pri lingvoinstruado kaj -taksado.
Rilate al la Referenckadro la ĉefa tasko de niaj fakuloj pri lingvoinstruado
estas:
e oficiala kaj konsekvenca apliko de la nova skalo kaj de la koncernaj terminoj;
e ellaboro kaj akreditigo de nova, laŭnorma ekzamensistemo de UEA/ILEI.
Pri la efektiviĝo de tiuj taskoj serĉu la informojn en la oficialaj organoj de
ILEI kaj sur la porinstruista hejmpaĝo «www.edukado.net», kiu disponigas
la tradukitajn dokumentojn, ligojn al la koncernaj nacilingvaj paĝaroj kaj
planas lanĉi interagan ekzamenejon, kiu helpas rete taksi onian lingvo-
nivelon laŭ la normoj de la Referenckadro.
Kiom valoranalizo valoras en pedagogio?
de Inĝ. Leo De Cooman
Permesu al mi provi iom ekspliki la metodon nomitan valoranalizo (nederlande: MWaardeanalyse, france analyse de la valeur, angle: value analysis, germane: MWertanalyse, ruse CMOUMOCMHLIŬ auanus), ankaŭ priskribita en naciaj (ekzemple DIN 69910, VDI 2803) kaj internaciaj normoj (EN 12973). Ĝi estas potenca metodo ofte uzata en organizaĵoj por solvi problemojn en la kampoj de projektado, kvalito, sekuro, kostredukto, organizado, kaj similaj. La metodo estis disvolvata post la dua mondmilito en granda usona firmao, kiam mankis strategiaj materialoj. Kunlaboranto estis komisiita trovi anstataŭajn materialojn kun egala aŭ pli bona efiko por malpli alta prezo. Li
3 La artikolon recenzis la Scienca Komitato de IPR.
IPR 07/176
redaktis rigorajn laborskemojn por atingi tiun celon. La rezulto estis ŝparo de 4090. (Laurence D. Miles, firmao General Electric)
La koncepto “valoro” estas difinebla kiel grado de plenumo de funkcio. La koncepto funkcio (aŭ bezono) estu komprenata en plej larĝa senco. En maŝino aŭ aparato ĉiu parto havas difinitan funkcion utilan al la tasko, kiun la maŝino aŭ aparato plenumu. Tia tasko povas esti: fari produkton, ekzemple najlon, elektron, kukojn, seĝon, foton, sonon kaj similajn, aŭ plenumi agon, ekzemple purigi, varmigi, protekti, aerumi, transporti. Same en organizaĵo ĉiu ago, dokumento, programo, … havas funkcion, servas al difinita (aŭ difinenda) celo. Estas pripensinde, ke ĉiu produkto havas klienton aŭ uzanton. Kiu aŭ kio estas la uzanto de produkto? Kiel la produkto kontentigu la uzanton? Kiuj estas la postuloj de la uzanto? Alivorte: kio estas kvalito de la produkto; kiom ‘valoras’ la produkto por la uzanto?
Estas utilega sed ofte nefacila ekzerco priskribi la taskon de tiu parto, sekcio, kunlaboranto, ago. Ekzemple jen facila demando: kio estas la tasko de najlo en ĉarpento? Verŝajna respondo estas: kunteni du partojn. Kiom kostas la apliko de najlo? Ne nur la prezo de la najlo mem, sed ankaŭ la enigado de la naĵlo, la risko marteli sur la fingron ktp, kiel eble plej larĝasence! Poste povus veni demando, ĉu eblas alimaniere plenumi tiun taskon, tiun funkcion. Kaze de la apliko de najlo en ĉarpento la demando estus: ĉu eblas alimaniere kunteni du partojn? Oni ofte sukcesas trovi pli efikajn manierojn, kiuj cetere eĉ povas malpli kosti. Kostojn oni ĉiam konsideru kiel eble plej larĝasence! Ne nur mone! Se ekzemple oni proponus toksan gluilon, tiu ‘kostus’ ankaŭ en la sano, natura medio.
Valoranalizon oni povas vidi kiel:
— metodon por sisteme esplori la rilaton inter unuflanke la kostoj (laŭ ĉiuj aspektoj!) kaj aliflanke la plenumo de la funkcio de konkretaj produktoj aŭ servoj;
— strukturitan procedaron kaj krean teknikaron celantajn ‘refari produkton’
(larĝasence!) por optimumigi ĝin rilate kostojn, funkciplenumon kaj kvaliton.
Valoranalizo NE celas nuran unuflankan malpliigon de kostoj esprimitaj per monunuoj: tio estas nur unu el la multaj eblaj aspektoj de problemo.
Tia metodo estas utila aŭ necesa, kiam pluraj personoj kunlaboru por serĉi solvon al problemo. Unuopulo serĉanta solvon verŝajne ne tiom multe
IPR 07/1»7
— pàgina 5 del PDF —
profitos el la metodo. Mi ĉiam donis al miaj kunlaborantoj (ni konstruis maŝinojn) la ekzemplon de unuopula entrepreno: la (iama) vilaĝa forĝisto, kiu mem sciis, al kio servos liaj produktoj, ĉar somere li mem uzis ilin surkampe kune kun la aliaj vilaĝanoj, mem ‘projektis’ (elpensis) siajn produktojn, mem aĉetis la krudajn materialojn, mem prilaboris ilin, adaptis, ŝanĝis, plibonigis sian projekton, mem konis siajn klientojn, mem vendis la produktojn, mem bontenis kaj riparis ilin kaj mem korektis la planojn ofte ekzistantajn nur en lia kapo aŭ krete skizitajn sur la pordego de la forĝejo. La forĝisto mem aŭtomate kunordigis ĉiujn tiujn taskojn.
Ekestas konsiderindaj kunordigaj problemoj, kiam tia entrepreno kreskas, se pluraj personoj specialiĝintaj pri apartaj fakoj devas kunlabori. Bedaŭrinde jam la simpla kunvivado de homoj foje estigas problemojn! Tiam reguloj, taskopriskriboj, organizado, kunordigado iĝas nemalhaveblaj.
La valoranaliza metodo fakte estas adapto de normala individua pensmaniero al grupoj da kunlaborantoj. Tial necesas kelkaj reguloj pri manieroj de kunlaborado.
Iu estro, nepre sufiĉe potenca superulo, kutime ĉefo aŭ direktoro bone informita pri la problemoj en la sekcio, pri kiu li respondecas, komisias al subuloj, foje al ekstera grupo, serĉi solvon al klare difinita problemo.
Oni kutime distingas en valoranalizo plurajn paŝojn aŭ fazojn, depende de la fonto kaj aplikkampo. La unua apliko de Miles en la aĉetservo de la usona firmao General Electric datiĝas de 1947. La eŭropa normo EN 12973 datiĝas de 2000. Jen ebla skemo:
1. prepara fazo: difini la taskon, celon, teamon kaj templimon. Tiun fazon plenumu la estro kunlabore kun la ‘sekretario’ pri valoranalizo. La eksplicado de la tasko kaj la celo ofte estigas novajn demandojn ĉe la estro, sed ankaŭ ofte okazas, ke per klara eksplicado la problemo simple malaperas! Tial la prepara fazo jam estas valorega ekzerco. La estro starigu la problemon en sufiĉe larĝa, tamen klare limigita kadro. Kutime ne eblas solvi detalon sen tuŝi ĝian ĉirkaŭajon! Aliflanke ne ĉiam estas dezirinde malkonstrui tutan domon por ŝanĝi malgravan detalon.
2. informa fazo: kolektado de informoj pri la aktuala situacio. En sufiĉe grandaj entreprenoj specialigitaj servoj liveras informojn al la estro. Ĝenerale la ‘sekretario’, kiu estu pli aŭ malpli sperta pri valoranalizo, kolektas la informojn. La estro mem informu la elektitajn kunlaborantojn pri la farenda valoranaliza tasko kaj komisiu ĝin al ili.
IPR 07/1»8
3. analiza fazo: kiom kostas iu funkcio’? Ĉar ‘kostoj’ estu konsiderataj larĝasence, pluraj specialigitaj servoj povas interveni. Gravas, ke neniu ‘kosto’ estu neglektata. Ankaŭ ekzemple tedeco de iu laboro estas formo de kosto. Gi ne estas esprimebla en monunuoj, sed oni menciu ĝin.
4. krea fazo: tio estas la generado de ideoj (el kiuj sekvu la solvo!). Tiucele oni kunvenigas kelkajn personojn, certe ne pli ol sep, por generi ideojn per ‘komuna cerbumo’ (angle brainstorming, laŭvorte cerboŝtormo, laŭvortare fulm-ideado) dum antaŭe difinita, limigita tempodaŭro. Unu el ili funkciu kiel sekretario. Li scipovu la metodon, funkciu kiel ordiganto dum la cerbumado kaj notu la ideojn. Kunmeti tro da personoj malutilas — ĉiu ja scias, ke el multaj ĉeestantoj en kunveno, nur malmultaj vere aktivas pri la temo, aliaj ne kuraĝas paroli antaŭ vasta aŭskultantaro, eĉ estiĝas apartaj babiladoj ĝenaj, kaj ĝenerale en entreprenoj kaj organizaĵoj malŝparita tempo de dungitoj multe kostas.
Jen kelkaj gvidlinioj por komunaj cerbumadoj:
— la problemo kaj la atingenda celo estu tute klaraj al ĉiu (se necesas, la sekretario zorgu por pliaj klarigoj);
— la ĉeestantoj sentu sin tute liberaj alporti ideojn (kiujn notu la sekretario): ĉiu ideo — eĉ unuavide stulta — helpas aŭ valoras en ĉi tiu fazo;
— neniu rajtas en tiu fazo negative kritiki aŭ moki ies ideon. Tia sinteno haltigas la idegeneradon;
— la sekretario instigu la kunestantojn ‘plupaŝi’ laŭ ideoj de kolegoj. Cetere la sekretario ne tro intervenu. Li povas afable memorigi pri la problemo, la celo, la metodo…, prudente starigi demandojn, se li malbone komprenis, ktp. sed devas zorge eviti iun bremsadon de la idegenerado;
— la etoso estu malferma, entuziasma kaj tia, ke generi ideojn estas plezuro. (Mi ofte estis invitata al tiaj cerbumadoj, kaj mi devas konfesi, ke mi tre ŝatis ĉeesti! Cetere mi ofte renkontis la samajn kolegojn, kiuj ankaŭ ĝuis la cerbumadon);
— la cerbumantoj provu sin esprimi prudente, ne aplombe. Demanda formo preferindas: «Cu ne eblus…?»;
= negativuloj bremsas la idegeneradon kaj nepre ne estu invitataj. Prefere oni ne kunmetu superulojn kaj subulojn en saman grupon, ĉar tia rilato povus bremsi la aferon: subulo ofte iom timetas sian superulon, kiu siavice eble timas ridindigi sin antaŭ subulo;
IPR 07/1»9
— pàgina 6 del PDF —
— ĉiaj kapabloj kaj spertoj estas valoraj. la nespecialisteco pri la problemo eĉ ofte dezirindas por generi tute nekutimajn ideojn. Nefakuloj kelkfoje alrigardas problemon el alia starpunkto;
— iom da humuro tre bonvenas! Humuro kaj ludemo aktivigas la cerbon! Plej ofte estas utile, ke ĉe la fino de la kunsido la sekretario laŭtlegu siajn notojn: tiel li ne nur pretigas sian raporton sed — pli grave — la cerbumintoj jam konsentas pri la enhavo kaj emas elimini eventualajn ŝercojn, stultaĵojn, … kiuj ja helpis dum la generado de ideoj, sed pri kiuj ĉiu konsentas, ke ili ne estas serioze konsiderendaj. La sekretario, kiu ne ĉiam komprenas la teknikajn flankojn de la afero — li ja spertas pri valoranalizo, sed ne nepre pri la diskutata fako — povas krude noti la gravecon de ĉiu aparta ideo laŭ la takso de la cerbumintoj mem. Ofte iu ideo estis nur intera paŝo al posta. Ne necesas plu konsideri la interan ideon. Gravas, ke ĉiu ĉeestanto tute konsentu pri la notoj! Atentu: tiu fino estas klare apartigenda de la cerbumado mem kaj ne anstataŭas la sekvantan fazon! Ofte ekestas novaj diskutoj kaj ideoj dum la legado de la notoj ĉe la fino: estas la tasko de la sekretario fini ilin ĝustatempe kaj eventuale decidi pri nova kunsido.
5. valortaksa fazo: komparo de la valoro de la diversaj proponitaj alternativoj. En sufiĉe grandaj entreprenoj kutime estas apartaj servoj, kie specialistoj pri kostoj, kvalito, sekuro, medio, aĉetado, vendado, pristudas la influon al ĉiuj tiuj aspektoj. La restintaj ‘seriozaj’ ideoj estas pristudataj de la specialigitaj servoj. En la strikte aparta valortaksa fazo la ideoj estu juĝataj de aliaj personoj pri siaj ‘valoroj’. Ĉiam ‘valoro’ havas du aspektojn: unuflanke estas ‘kostoj’, kiaj estas mono, peno, materialo, energio, domaĝo al la natura medio, aliflanke estas la celita pozitiva rezulto: plialtigo de la kvalito, sekuro, uzeblo, komforto, bonteneblo. La komisiinto decidas pri la enkonduko en la praktikon kaj informas la kunlaborintojn pri la kalkulitaj rezultoj kaj pri sia decido. Tio ofte generas novajn ideojn, modifojn, plibonigojn, kombinojn, ..
6. enkonduka fazo: regata — de la elektita alternativo.
Laŭbezone tiuj fazoj povas esti plurfoje ripetataj. Estas kvazaŭ rotacianta rado: ideoj de aliaj generas novajn ideojn, novajn pensmanierojn. Plibonigoj invitas alie solvi problemojn… Ĉe ĉiu nova rotacio de la rado la organizaĵo povas progresi. Miaopinie la plej grava kaj plej renoviga regulo estas, ke la teamo — kvazaŭ malsaĝiĝinta — generu ideojn sen tuj pripensi,
IPR 07/1»710
kiom ili valoras, kiel ili estas realigeblaj, kiom ili kostus. La prijuĝado venos poste en aparta sesio, eble kaj prefere farate de aliaj personoj.
Mi estas emerita inĝeniero laborinta en maŝinkonstruado. Mi precipe memoras la rezulton de valoranalizo, kiun mi devis prezenti al vizitantaro. Temis pri la plej grava kaj peza maŝinparto de tiama peza dratiga maŝino. La okazaĵo instiginta tiun valoranalizon estis la fakto, ke la gisejo (tio estas la firmao, kiu liveras la krudan parton, faritan el gisaĵo) rifuzis plu labori per la malnova tute eluzita modelo. Ni do estis devigitaj decidi, ĉu farigi novan, multekostan modelon laŭ la malnovaj planoj, ĉu reprojekti la parton. Feliĉe niaj kolegoj de la projektejo konsentis pri la reprojektado. Sufiĉis relative malmultaj laborhoroj de tri personoj por atingi tiun rezulton. Mezume oko da tiaj partoj necesis por fari unu maŝinon. Ni reprojektis ĝin interŝanĝebla kun la malnovaj partoj. Jam post la unua serio la postkalkulo de la kostoj montris, ke la malnovaj estis 5690 pli multekostaj. Pli grava estis plialtigo de la kvalito, kaj plikontentigo de la klientoj. La kontentaj klientoj de tiu maŝinparto estis niaj propraj muntistoj kaj la prizorgantaj mekanikistoj de la aĉetanto de la maŝino.
Ĉu la metodo povas utili en pedagogio?
Ĝenerale la metodo estas universale aplikebla. Gravegas kunlabori. Estas avantaĝo por la estro: la proponitaj solvoj venas de la subuloj mem, kiuj do verŝajne estos pli entuziasmaj por apliki unu el ili; kaj estas avantaĝo por la subuloj: ili kune trovis la solvojn laŭ komisio de la estro; tiu do pli emos aplikigi solvon proponitan de pluraj subuloj. Estro bone informiĝinta pri la problemoj en sia sekcio povus pripensi la aplikadon de la metodo. La interhomaj rilatoj ĉie ludas gravegan rolon, verŝajne ankaŭ en la pedagogia fako. Instruisto bone informita pri problemoj en sia klaso povas plialtigi la kvaliton de siaj ‘produktoj’. Mi provos klarigi per reala ekzemplo.
Dungonte novajn laboristojn mi faris multajn ‘teknikajn’ interparolojn kun la kandidatoj. Plej ofte temis pri finstudintaj mekanikistoj aŭ elektristoj el teknika lernejo. Mi pridemandis mezume kvin personojn, el kiuj taŭgis nur unu por tasko en nia firmao: jen grava kvalitproblemo ĉe la liveranto, tio estas la lernejo! Mi rakontis la fakton al la direktoro de la plej proksima teknika lernejo kaj proponis al li sendi instruistojn por ĉeesti tian dungan interparolon. La instruistoj rajtis po unu ĉeesti kaj observi, sed ne rajtis interveni. Ili ekkomprenis, ke la belaj teorioj, kiujn ili instruis, havas
IPRO7/1»11
— pàgina 7 del PDF —
malmultan valoron en la realo. Kiom valoras parkerigi impresan matematikan formulon, se la lernanto tute ne komprenas ĝian signifon?
Jen unu el la kutimaj interparoloj, kiujn mi starigis al kandidatoj-mekanikistoj post kvietiga babilado:
«De kie vi venas?»
«De mia hejmo.»
«Je proksimume kiom da kilometroj via hejmo troviĝas de ĉi tie?»
«Je kvino da kilometroj»
«Kaj kiel vi venis?»
«Mi venis per biciklo»
«Ĉu vi havas ideon pri la diametro de la radoj de via biciklo?» — Jen unua
indiko. Iuj kandidatoj havas sufiĉe bonan ideon pri dimensioj, aliaj tute ne. Kaj fine mia demando: «Ĉu vi povus proksimume kalkuli kiom da rotacioj faris la radoj de via biciklo por veni de via hejmo ĉi tien?». Feliĉe kelkaj kandidatoj flue solvis la problemeton. Multaj aliaj ne. Inter ili estis junulo atinginta 8690 de la poentoj en iu teknika lernejo. Li ŝajnis tre kalma kaj certa pri si mem. Kial li timus kun tiel bona lerneja rezulto? Similaj respondoj estis multaj! La distanco estis 5 km. Li respondis jene: la diametro de la rado estas 600 — mekaniskistoj kutime kalkulas per milimetroj. Do, la radiuso estas 300. Li disponis tabulon kaj kreton. Li ekkalkulis: 2 x 300 x pi… Mi helpis lin dirante, ke anstataŭ pi li rajtis uzi 3, ĉar temas nur pri proksimuma kalkulo. Post kelka tempo li trovis ‘sian’ solvon: la radoj faris tiom da rotacioj, kiom estas 5 dividite per 18000. Mi puŝis lin kalkuli tiun nombron laŭ la tiam ankoraŭ kutima algoritmo. Li trovis rezulton de 0,00… La junulo eĉ ne vidis la stulton en sia respondo: «vi demandis pri nombro, jen ĝi!».
Tute similan rakonton mi povus fari pri la instruistoj pri fremdlingvoj. Ili neniam vidis frezmaŝinon en la lerneja laborejo. Ili do sendube sciis la nomon de tia maŝino nek en sia gepatra lingvo, nek en la fremda lingvo, kiun ili instruas. Mi tamen opinias dezirinda, ke teknikistoj sciu en la fremda lingvo vortojn pri aferoj, kiujn ili ĉiutage uzas en sia fako.
Evidentiĝis, ke en la lernejo tiutempe, eble ankoraŭ nun, pro ‘la sistemo’, ekzistas strikta apartiĝo de ĉiuj apartaj fakoj. Ĉiu instruisto instruis sian propran fakon, kvazaŭ ĝi estus la sola. Cetere la instruistoj pri laboreja praktiko ne havis samgradan diplomon, kaj tio kreis ian interhoman distancon. Aliflanke, mi havis la impreson, ke instruistoj de neteknikaj fakoj iom timas eniri la lernejan laborejon, ĉar tie ili sin sentis malcertaj,
IPR 07/1»12
nespertaj, iom stultaj. Kompreneble! En la laborejo eĉ la malplej saĝa lernanto estis multe pli lerta pri tekniko ol la instruisto de neteknikaj fakoj.
Interhomaj rilatoj treege gravas en ĉia entrepreno! Solvi teknikan problemon estas relative malgranda tasko kompare al la tasko bone kunlaborigi homojn! La valoranaliza metodo povas helpi.
La instruistoj ĉeestintaj dum niaj dungaj interparoloj raportis pri tiu sperto al sia direktoro, kiu ekde tiam ekkredis min kaj faris aranĝojn por redifini la realan kvaliton de siaj produktoj. La direktoro povintus diri: «Jen la ministeriaj gvidlinioj. Ni plenumas ilin. Tio sufiĉas! Ni ne estas devigataj fari ion pli». Feliĉe tiu ĉi volis plialtigi la realan kvaliton. Li vidis la problemon. Li organizis la kunlaboradon de siaj instruistoj kaj li sukcesis.
Ĉu eblas apliki la metodon kunlabore kun lernantoj? Pri tio juĝu la pedagogoj mem! Mi supozas, ke tia valoranaliza sesio povus esti por ili interesa kaj fruktodona leciono. Jen ekzemplo: Kiel organizi horon/tagon/ okazontaĵon pri lingva kaj kultura diverseco okaze de la Lingvotago?
Eksperimenta serĉo pri lingvaj malfacilaĵoj“ de Graziano Ricagno
Prezentado de la esploro
Laŭ ĵusaj statistikoj en Italio minimume 4-5 Y9-oj de la lernantoj havas malfacilaĵojn pri lingvo-lernado: pri la itala aŭ pri fremdaj lingvoj. Tio okazas pro multaj kialoj; ĉi tie ni konsideru nur la problemojn devenantajn el malfacila rilato inter fonemo kaj grafemo, tio estas inter skribita litero kaj ĝia sono. Laŭ kiu ajn metodo oni lernas/instruas iun ajn lingvon alvenas momento kiam oni devas skribi tion kion oni aŭdas/parolas. Tiam povas aperi eraroj pro manko de taŭga konformeco inter sono kaj skriba signo. La infanoj lernas la taŭgan skrib-
“ Membro de la Scienca Komitato legis ĉi tiun artikolon antaŭ la aperigo kaj konsilis forigi parton de ĝi (pri malsamaj elparoloj de la litero 5), pri kiu la rezultoj ŝajnas dependi ankaŭ de aliaj faktoroj.
IPR 07/1713
— pàgina 8 del PDF —
manieron de la vortoj ne nur per lernado en lernejo sed ankaŭ per kutimo, per kondiĉitaj refleksoj, vidante ilin skribitaj ie ajn en gazetoj, en televidilo ktp.; temas pri natura metodo, ekzemple, dum la plurjara lernado de la patrina lingvo. Sed post tiu longa instruado iufoje dum la skribado la lernantoj povas erari; tio pli ofte okazas ĉe malfacilaj aŭ nekonataj vortoj aŭ en fremdaj lingvoj kaj povas okazi ĉe malsanuloj havantaj multspecajn problemojn sed ankaŭ ĉe sanuloj. La infanoj evidente malbone lernis la taŭgajn mekanismojn. E-o, fonetike tute konsekvenca, havas la avantaĝon, ke la prononco estas rapide instruebla pro konformeco inter litero kaj ĝia sono; sed, se mankas la eblo ekspluati la konformecon, kie estas la avantaĝo?
Homoj kaj metodo
Por esplori la gravecon de tiu ĉi problemo, mi realigis etan eksperimentan esploron per iomete malfacilaj provoj: kapablo de distingo inter la du sonoj de tri italaj leteroj: c (en la itala legenda ĉ aŭ k), g (legenda g aŭ £) kaj s (vd. la piednoton — NdIR]. Por pliprofundigi la observadon, la laboro okazis individue. Temas pri 92 italaj geknaboj (42 knabinoj kaj 50 knaboj), inter 10- kaj 17-jaraĝaj, ĉe kiuj mi ekzamenis nur la fonetikajn problemojn. Ili estis korpe sanaj kaj normale inteligentaj laŭ mensaj testoj. El la esploro mi forlasis malsanulojn, kies malfacilaĵoj ne taŭgas por tiu ĉi esploro, ĉar ili donus miskompreneblajn rezultojn. La tasko estis: reskribi liston de vortoj disigante tiujn enhavantajn unu sonon disde la aliaj havantaj la alian sonon de la litero. Por ĉiu litero la slipoj estis du; la dua estis proponita al la lernantoj kiuj ne perfekte respondis dum la unua provo, por kontroli eventualan pliboniĝon akiritan post la unua provo.
Slipoj
Reskribu la surslipigitajn vortojn disigante tiujn enhavantajn la “c” kiel “ciao” (pron: ĉao) de tiuj enhavantaj la “c” kiel “cane” (pron: kane) (ĉi tie parte substrekitaj).
1) c-c 2) c-c Cane Cosa Cassa Facile Cibo Maniche Cuore Ciabatte Faccia Schiena Parco Qualche Fucile Quercia IPR 07/1» 14
Pancia Fischio Capo Distacco Uccello Cimice Colore Acciughe Perche Psicologia Amico Educazione Chiave Processo Bici Oscurita Giocare Precedente Ciliegia Lumaca Cubo Fosco Bacio Pacco Venticinque
Reskribu la surslipigitajn vortojn disigante tiujn enhavantajn la “g” kiel “gioco’ (pron: ĝoko) de tiuj enhavantaj la “g” kiel “gatto” (pron: gatto) (ĉi tie substrekitaj).
l) g-g 2) g-g Giostra Sangue Giro Navigare Gomito Regione Raggio Magico Gamba Singhiozzo Riga Gironzolare Pagina Guidare Pagare Piangere Giubbino Spaghetti Strega Spiaggia Funghi Rigore Giraffa Stringhe Figura Fagioli Orologio Pigiama Gelato Gomitolo Giocare Giacca Bigio Collegare Drago Pappagallo Valigia Giallastro Cugino Pagella
IPR 07/1,715
— pàgina 9 del PDF —
Rezultoj ‘ c-c l c-c2 g-gl g-g 2 | Nombro de knaboj 87 45 92 50 Ekzakta respondo Nombro 42 20 42 22 Procento 48,2 99 | 44,4 99 | 45,6 90 | 44,0 Vo Bona respondo Nombro 29 18 44 21 Procento 33,3 99 | 40,0 990 | 47,8 90 | 42,0 90 Erara aŭ necertega |MNombro 16 7 6 7 respondo Procento | 18,4 99 | 15,5 90 | 6,5 90. | 14,0 90
„Ekzakta respondo” signifas tute seneraran, „bona respondo” signifas unu aŭ du erarojn aŭ senerarecon per helpo de la instruisto. „Erara respondo” signifas malkapablon solvi la problemon.
El la rezultoj prezentitaj en la tabelo, ĉe la unua provo ni vidas perfektecon preskaŭ ĉe unu duono de la homoj (provo c-cl kaj g-gl), sed altan elcentaĵon de malfacilaĵoj, iujn negravajn (33,3; 47,8; 19,5) kaj iujn gravajn (18,4; 6,5; 44,5); dum la dua provo nur kelkaj pliboniĝas, ĉar ĉe c-c2 kaj ĉe g-g2 ankoraŭ 7 erarintoj tute eraras.
El la rezultoj de tiu ĉi loka esploro oni ne povas eltiri ĝeneralajn konkludojn; sed per kvantaj informoj ili pruvas ke ĉe sanuloj fonetikaj malfacilaĵoj eble estas pli oftaj ol atendite kaj ke la tradicia instrumetodo de la prononco per fonetikaj reguloj povas malsukcesi pro manko de bazaj antaŭkondiĉoj.
La instruistoj povas solvi tiujn problemojn per specifaj instrumetodoj, kiuj ne estas temo de tiu ĉi artikolo. Tie ĉi oni pripensas la centojn de folietoj, gramatiketoj, afiŝetoj kiujn ni esperantistoj disdonas por propagandi nian lingvon.
Unu el la virtoj de Esperanto, kiun ni ĉiam elmontregas, estas la facileco de ĝia fonetiko, kiun multaj, sed bedaŭrinde ne ĉiuj povas ekspluati.
Ĉu ni devas eltrovi pli taŭgan manieron por diskonigi E-on?
Graziano Ricagno, «graziano.ricagno(Qlibero.it?
IPR 07/15716
Esperanto liveras ilaron por leksikokerna esploro
de Probal Daŝgupto
La Lingvistika Esplorejo ene de la Barata Statistika Instituto en Kolkato (malnova nomo “Kalkato”) entreprenas leksikan esploron de nova tipo, en kiu rolas E-o. Ni, kiuj laboras en tiu esplorejo, komencos ekde aprilo 2007 krei tekstare bazitan elektronikan vortaron de la bengala lingvo indikontan la rilatojn inter kernaj kaj periferiaj vortoj. Kiel tio ĉi rilatas al nia interesiĝo pri la pedagogio?
La kerno de la bengala estas tio, kio plej facilas, kaj kion do plej frue lernas bengalaj infanoj, plej facile lernas fremdaj lernantoj, plej ofte uzas la ĝenerala tekstaro, ktp. Estas periferiaj aŭ malkernaj la vortoj, kiuj estas ekster aŭ for de la kerno. Sed la ligoj inter la kernaj vortoj kaj la malkernaj estas ofte specifeblaj per Esperantaj afiksoj. Al la bengala kerna vorto /sojjhokaraa! “toleri” parencas la malkernaj vortoj /sahonsil/ “tolerema”, /sahonsilotaa! “toleremeco”, /sahonsilotaabihin/ “sentoleremeca’. Ĉi tie eĉ en la bengala oni vidas diafanan afiksan strukturon bazitan sur la klera, jam malkerna varianto /sahon/ “tolero” de la verbo. Sed rigardu la vortojn bazitajn sur /iaarki/ “ŝerco”, kiel /faajil/ “ŝercema” kaj /faajlaamo! “ŝercemeco”. Kvankam iuj morfofonologiaj analizoj povas teorie rilatigi /faajil/ al /faajlaamo! pere de forviŝo de la interna vokalo, tia analizo ne havas sufiĉe da ĝeneraleco por pravigi instrukcion al la komputilo detekti la parencecon; ĝi estas do duondiafana. Kaj la senca parenceco inter /faajil/ “ŝercema” kaj fiaarki/ “ŝerco” estas evidente tute netravidebla.
Se ni uzas Esperantajn glosojn por elstarigi la intervortajn rilatojn, ni povas atingi sisteman superrigardon, kiu helpos ĝeneraligi niajn rezultojn al aliaj sudaziaj lingvoj, kiujn nia projekto esperas inkluzivi en estontaj vastiĝoj. Rimarku, ke tiucele oni devas uzi relative klasikan E-on, kaj do diri “toleremeco” anstataŭ “toleremo” en unu el la ĵusaj ekzemploj.
La utilecon de tia uzo de E-o kiel interleksika studilo reliefigis mia festparolado okaze de la kvindekjariĝo de Fondumo Esperanto en Helsinko en oktobro 2005. En tiu parolado, mi emfazis, ke jam establiĝis specifaj laboriloj por la fonetiko, la sintakso kaj la semantiko — respektive, la Internacia fonetika alfabeto, la arba notado kaj la matematika logika Simboluzo; kaj ke estas nature proponi, ke ankaŭ la leksikologio havu Propran notadon, ekzemple E-on. Nun mi estas kontenta povi raporti, ke en Mia profesia vivo mi lanĉas tiuvojan projekton.
IPR 07/1» 17
— pàgina 10 del PDF —
En Barato multaj socitavoloj atingas la socian liberecon kaj klerecon nur nun. Ekzemple la dalitoj (la eksnetuŝebluloj en la hindua kastosistemo) komencas nur en la ĵusaj generacioj grandskale kleriĝi, eniri la universitatnivelan legadon kaj verkadon kaj okupi seriozajn oficojn. Ili ofte, precipe en siaj lernejaj kaj universitataj jaroj, bezonas rapidan helpon pli grandskale, ol efektivaj apuduloj povas doni. Nia lando aparte devas do konstrui elektronikajn helpilojn. Devas ekzisti rimedoj, per kiuj dalito bezonanta legi malfacilan tekston povu enŝalti specialan klarigilon, kiu rigardas malfacilan vorton aŭ frazon kaj tradukas ĝin en facilajn pecojn pere de sistema kompreno pri la rilato inter la kerna kaj la malkerna partoj de ĉiu lingvo. La nun lanĉata projekto estas vidata kiel komenco de tia pli granda entrepreno. Certe ne nur dalitoj en Barato povos profiti de io tia, ĉu ne? Viaj komentoj bonvenas.
Probal Daŝgupto, «probal53(Qyahoo.com»
Intervjuo kun Detlev Blanke, vicprez. de SK’de IPR
La demandaron kompilis: Katalin Kovats
Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis? En kiu tereno de la movado vi aktivis komence?
Mi ekesperantistiĝis kiel gimnaziano en la jaro 1957, do antaŭ duonjarcento. Mi estas aŭtodidakto (lernis laŭ germana eldono de sveda lernolibro de Frits Linden), sed havis “mentoron”, kiu estis simpla laboristo (masonisto), Franz Tischer el Magdeburg. Pro malfacilaj biografiaj kialoj li frekventis nur tri lernejajn klasojn. Li ne kapablis skribi eĉ unu solan germanan frazon sen amaso da eraroj. Sed li brile skribis kaj parolis E-on kaj severe korektis miajn leterojn. Per tiu lingvo li akiris iun rimarkindan klerecon. Tio tre fascinis min. En tiu tempo jam okazis la unuaj aktivaĵoj en GDR por atingi la oficialiĝon de E-o. Ja post la persekutoj sub Hitler kaj Stalin en la orienta parto de Germanio la Esperanta tradicio estis tranĉe interrompita. Regis granda malfido pri E-o. En tiu unua tempo mi nodis multajn kontaktojn kun spertaj esperantistoj en GDR, iamaj membroj de la Germana Laborista Esperanto kaj kun aliaj personoj, ankaŭ kun studentoj,
IPR 07/15718
el kiuj multaj poste fariĝis membroj de la centra gvidorgano de la GDR- esperantistoj. Kompreneble mi ankaŭ varbis por la lingvo kaj gvidis kursetojn. Samtempe mi kolektegis materialojn sub la temo “Esperanto en teorio kaj praktiko”, por havi bonan bazon nutrantan efikajn argumentojn, ĉar siatempe la skeptiko kaj nescio pri E-o, ofte ligita kun emo al ridindigo, kompreneble estis tre granda.
Ĉu vi iel aktive partoprenis la oficialigon de E-o en GDR?
Jes. Tiu oficialiĝo okazis en 1965, en la kadroj de intelektula kulturorganizaĵo (Kulturligo). Kiel juna instruisto por la germana lingvo (1965- 68) en 1965 mi fariĝis prezidanto de la regiona esperantista suborganizaĵo en Kulturligo (Rostock, kaj ĉirkaŭo ĉe la Balta Maro) kaj eniris la centran honorofican gvidantaron en Berlin. En 1968 mi estis vokita al la ĉefoficejo de Kulturligo en Berlin kaj eklaboris profesie por E-o. Kun 27 jaroj mi estis la plej juna faka respondeculo en la tuta ĉefoficejo. Subtenate de bonegaj kaj spertaj esperantistoj mi klopodis kunkonstrui solidan bazon por la laboro de la esperantistoj en GDR. Mi tie laboris ĝis majo 1991, kiam pentekoste okazis la unuiĝo de «E-Asocio en Kulturligo de GDR» kun «Germana E-Asocio».
Kiun rolon havas E-o kiel komunikilo kaj hobio en via privata vivo?
Kiel vi vidas el la supra respondo, mi fariĝis profesia esperantisto, por kiu estis malfacile distingi inter profesia kaj privata vivoj. Por la profesia agado mi havis idealajn teknikajn kaj homajn kondiĉojn en Kulturligo. Kompreneble, ankaŭ private mi ĝuis la multajn interesajn kontaktojn kun inspiraj esperantistoj el la tuta mondo. Grandan parton de miaj aktivaĵoj mi povis kaj povas realigi kune kun mia edzino Wera. Tion mi tre ĝuas. Sen ŝi multego ne ekzistus. Nun, kiel 65-jarulo kaj pensiulo, kiu rerigardas en la pasintecon, mi povas diri, ke E-o tre riĉigis mian vivon. Estas tre longa la listo de homoj, al kiuj mi ŝuldas dankon.
Vi estas ankaŭ diplomita instruisto; ĉu vi mem gvidis Esperanto-kursojn, instruis la lingvon?
Inter 1965-1968 en la norda regiono de GDR mi faris multajn prelegojn, skribis artikolojn kaj klopodis organizi. Tiam mi ankaŭ gvidis diversajn kursojn, aparte en la ĉe-baltmaraj urboj Wismar kaj Rostock. Mi kompren-
eble estis nesperta kaj memoras, ke tre helpis min la dialogoj de Andrzej Pettyn.
IPR 07/1»19
— pàgina 11 del PDF —
Via nomo ofte legeblas rilate al esperantologiaj temoj, konferencoj, studoj kaj eldonaĵoj. Kiam vi ekokupiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj kiuj estas viaj plej gravaj kaj memorindaj atingaĵoj/ publikaĵoj sur tiu tereno?
Interlingvistiko kaj esperantologio min jam interesis, kiam mi estis studento. En 1964 mi okazigis la unuan interlingvistikan kolokveton en la Universitato de Rostock, kun partopreno de kelkaj gravaj lingvistoj. Tio kuraĝigis min. Aparte influis min la skribaj kaj personaj kontaktoj, kiujn mi havis i.a. kun Eugen Wiister, Evgenij Bokarev kaj Istvan Szerdahelyi. Tre helpis min i.a. la profesoroj Viktor Falkenhahn kaj Georg Friedrich Meier. Laborante en Kulturligo, ĉefe intelektula organizaĵo, de miaj ĉefoj mi havis ĉiun subtenon por — paralele al la fake-administra laboro — konstrui al mi sciencan karieron. Mi doktoriĝis (1976) kaj habilitiĝis (1985) pri interlingvistikaj temoj (la unuaj en GDR) ĉe Humboldt-Universitato kaj estis ministerie nomumita «Honoraria docento pri interlingvistiko», faris prelegojn en la universitato ktp… Miaj atingaĵoj? Nu, eble aliaj menciu miajn «atingaĵojn»… Sed por resti ne tro modesta: krom la organizado de eble 40 sciencaj aranĝoj kaj prezento de ĉ. 230 prelegoj antaŭ akademiaj aŭskultantaroj (ankaŭ prelegvojaĝe eksterlande), kiujn mi realigis, eblas mencii kelkajn librojn kaj abundon da diverslingvaj studoj. De 1988-2006 mi preskaŭ regule prelegis en Humboldt-Universitato, kion mi tre ĝuis.
Antaŭ kvin jaroj omaĝe al via 60“ naskiĝtago aperis grava kolekto de interlingvistikaj studoj, redaktita de Sabine Fiedler kaj Liu Haitao. Kion por vi signifas tiu libro kaj la omaĝantaj kontribuintoj?
Jes, tiu omaĝa festlibro (736-paĝa), redaktita de du (tre diversregionaj!) unuaklasaj interlingvistoj, tre surprizis min pro enhava riĉo kaj amplekso. En ĝi ni trovas 43 eseojn de interlingvistoj el 19 landoj, vere bela bukedo. Ĉiujn kontribuintojn mi bone konis dum multaj jaroj, kunlaboris (-adas) kun ili kaj de ili multe lernis. Iliaj eseoj por mi estas granda honoro.
Laŭ via opinio kiun rolon devas havi interlingvistiko en la laboro kaj agado de E-instruistoj, kaj kion vi persone povas fari/faras/faros en tiu kampo kadre de ILEI kaj estante la vicprezidanto de la Scienca Komitato de IPR?
Por mi ĉiam gravis la unueco inter teorio kaj praktiko. Scienco ofte helpas al gravaj decidoj, kiuj havas praktikajn efikojn. Sed sen atento al la praktiko la sciencistoj povas veni al dubindaj konkludoj… Laŭ mi bonaj
IPR 07/1»20
profesinivelaj instruistoj de E-o bezonas solidajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio. La malmulta vendo de tiutemaj libroj bedaŭrinde supozigas nur malgrandan intereson. La instruistoj ja ne nur instruu iun komunikan kodon kaj ties praktikajn apliko-eblojn. Ili ja konsciu, ke ili instruas la konkretiĝon de malnova homara revo, kiu — kvankam malgrandskale — bonege funkcias. Per ĝeneralaj propagandaj sloganoj – la plej facila lingvo kun 16 reguloj, supera eĉ al naciaj lingvoj kaj simile — ni ne atingos tiujn homojn, kiujn ni bezonas. Mi timas, ke miaj superŝarĝoj verŝajne ne permesos al mi tiom multe agadi en kaj por ILEI, kiom mi dezirus. Tamen, mi ĉiam estas malferma al konkretaj proponoj.
Ĉu ion eblas scii pri viaj lastaj agadoj, sekvaj planoj?
Danke al la simpatia premo de Sabine Fiedler (kiu redaktis) en 2006 en prestiĝa scienca eldonejo aperis mia lasta libro kun 14 interlingvistikaj eseoj, bedaŭrinde en la germana (/nterlinguistische Beitrĉige. Frankfurt/ Main, 2006, 405 p.). Mi planas kelkajn pluajn volumojn kun kolektitaj eseoj. Lastatempe aparte grava por mi estis la fiksado de faktoj pri la E- movado en GDR. De 1997 ĝis 2006 mi gvidis tiucelan historian komisionon, en kiu pli ol 20 personoj produktis ĉ. 4000 paĝojn, publikigitajn en diversaj revuoj kaj libroj aŭ aperintajn kiel binditaj manuskriptoj, parte sur diskedoj. Tio ŝajnas al mi tre necesa, ĉar mi de tempo al tempo observas misprezentojn de la agado de la esperantistoj ne nur en GDR, sed ankaŭ en aliaj orientaj landoj. Tio estas ofendo kontraŭ multegaj saĝe, honeste kaj senlace laborintaj personoj. Tio ankaŭ estas la kialo por broŝuro, kiun mi verkis pri la temo («Esperanto kaj socialismo?»). Gravega kaj tre trankviliga atingo por mia edzino Wera kaj mi estas la fakto, ke la ŝtata arkivego de Germanio kontrakte sin devigas transpreni nian grandan bibliotekon kaj arkivon. Post la transpreno je fiksenda dato aŭ okazo ĝi estos publike alirebla kaj post nia malapero eble helpos al junaj esploristoj pli rapide, ol ni siatempe povis, eniri la fascinajn kampojn de interlingvistiko kaj esperantologio. La pretigo de tiu arkivo, la aperigo de kelkaj volumoj kun miaj dissemitaj eseoj kaj la subteno de junaj esploristoj apartenas al miaj ĉefaj planoj por la estonteco.
Koran dankon por la intervjuo. El la nomo de ĉiuj konsciaj esperantistoj
ni dankas vin ambaŭ por la farita laboro kaj deziras al vi sanon, longan Vivon ankaŭ por realigi viajn planojn.
IPR 07/1»21
— pàgina 12 del PDF —
Esperanto en mia vivo“
de Geza Kurucz, Hungario
Antaŭ 50 jaroj mi konatiĝis kun E-o. Tiutempe, tuj post la abiturienta ekzameno mi laboris en Budapeŝta teatro „Madach” kiel kulisisto. En liberaj antaŭtagmezaj horoj mi ofte vizitis la ĉefbibliotekon, kaj en iu somerfina tago pruntis, kvazaŭ hazarde, E-lernolibron. Legante ĝin mi estis pli kaj pli ravita pro la simpleco kaj logikeco de la lingvo kaj — malgraŭ tio, ke mi ĝis tiam interesiĝis nur pri natursciencoj kaj havis nur malsukcesojn en lingvolernado — decidis lerni la lingvon, sciante nenion pri tio, ĉu ekzistas ankoraŭ esperantistoj (la libro, kiun mi pruntis el la biblioteko, aperis fine de la 19a jarcento). Danke al E-o, kiun mi alproprigis sufiĉe bone en duonjaro, mi fariĝis poste lingvoinstruisto kaj ĝuanto de lingvistiko.
Ĉar mi ĉiam ankoraŭ sciis nenion pri la tiutempa E-movado, mi decidis skribi leteron al la Hungara Radio kaj petis ilin sciigi min pri hungaraj esperantistoj, se ili havas informon pri tiuj „silentemaj” estuloj. La redakcio de la Radio estis tre afabla. Post unu semajno alvenis letero kun ĝojiga enhavo. Laŭ ilia informo esperantistoj ĉiusemajne kunvenas en Budapeŝto (preciza adreso estis donita). Tiutempe mi jam loĝis en Kecskemet (86 km de Budapeŝto) kaj post kelkaj tagoj mi prenis biciklon kaj ekiris por trovi la unuan vivantan esperantiston. Kaj ĉu vi scias, kiu estis tiu? Julio Baghy, nia „paĉjo”. Li afable akceptis min, donis la necesajn informojn kaj adreson de unu aktiva Budapeŝtano, kiu poste akceptis min hejme kun granda ĝojo kaj helpemo. De li mi ricevis vortaron, kelkajn gazetojn kaj li malkaŝis, ke Radio Romo regule dissendas Esperantan programon. Tio donis al mi perspektivon kaj ligis min al la mondo. Mi ekkorespondis kun rusino, estono, germano kaj ĝuis, ke malfermiĝis antaŭ mi la mondo.
? Fine de julio 2006 laŭ la decido de la Komitato de ILEI dum la 39-a Konferenco en Parmo s-ro Geza Kurucz iĝis Honora Membro de ILEI. Ankoraŭfojan gratulon al li! Okaze de tio, kaj laŭ nia peto, li en artikola formo resumis por ni kian rolon Esperanto havas en lia vivo.
IPR 07/1»22
Tamen, pli ol la struktura klareco kaptis mian koron la demokratiismo, kiu estas nedisigebla esenca parto de la lingvo. E-o estas por mi multe pli ol unu el la ekzistantaj lingvoj. Antaŭ ĉio ĝi estas ideo nobla, kiu dum marĉoplena jarcento ne malpuriĝis, ne kompromitiĝis. Tiu ĉi pontlingvo interligas ne lingvajn surdmutulojn, sed antaŭ ĉio kaj ĉefe homajn korojn. Miaopinie vera esperantisto distingiĝas ne nur per parolkapablo de la Internacia Lingvo, sed ankaŭ per malfermiteco al homaj suferoj kaj maljustaĵoj. Sindona adepto de la neŭtrala komunikilo deziras aktive — ne per buŝo, sed per agoj — fari ion utilan por siaj homfratoj. Mi esperas, ke multaj el vi pro tio laboras por Esperanto.
Sed ni revenu al la komenco. Fininte la universitatajn studojn, en 1962 mi ekinstruis en mezgrada lernejo de Kecskemĉt kaj baldaŭ komencis gvidi Esperanto-kursojn kaj en la gimnazio kaj en la urba kulturdomo. Post unu jardeko, t.e. en la jaro 1972, mi iniciatis facillingvan E-periodaĵon por lernejanoj, ĉar ĝis tiam malaperis la iamaj periodaĵoj („La Juna Vivo”, „Juna Esperantisto”, „Pioniro”, „La Praktiko”) kaj mi multe sentis la mankon de celtaŭga legomaterialo. Helpe de ILEI kaj HEA aperis la provnumero de Juna amiko jam en novembro de la sama jaro. De tiu tempo ĝis hodiaŭ pli-malpli regule ni eliras tri aŭ kvar fojojn jare, komence en amplekso de 24 paĝoj (de formato A/5), kaj ekde la jaro 2005 kun plenkoloraj kovriloj sur 52 paĝoj. Nuntempe ni havas kunlaborantojn en 19 landoj de ĉiuj kvin kontinentoj. La nombron de la kontribuantoj estus tre malfacile kalkuli, praktike en la redaktado partoprenis/as esperantistoj el la tuta mondo. Nu, pri tio mi estas fiera.
En 1989, kiam E-o fariĝis libervole elektebla lernobjekto en la hungaraj lernejoj, mi lanĉis tutlandan kvizoludon por baz- kaj mezlernejanoj, kiu poste iĝis internacia pere de Juna amiko. Kiel aktivaj kunlaborantoj multe helpis s-ino Raita Pyhdilĉi el Finnlando, Marija Beloŝeviĉ el Kroatio kaj s-ro Dieter Berndt el Germanio. Mi estas tre dankema al ili. En la kuranta jaro
tiu ĉi konkurso renoviĝos kaj provos aktivigi la tutan legantaron de Juna amiko.
Mi deziras fermi la artikolon kun firma konvinko: mi fidas la sobrecon de la homaro kaj kredas, ke post longa, persista agado estos atingebla ankaŭ Nia celo. Ne forgesu la historian sperton: nur celkonsciaj idealistoj povas kaj devas antaŭenpuŝi la homaron.
IPR 07/1»23
— pàgina 13 del PDF —
Biografietoj de la membroj de la Scienca Komitato
(IV-a, fina parto)
Boris Kolker (Rusio/Usono)
Naskiĝis en 1939. Diplomiĝis pri la rusa kaj franca lingvoj en la Ŝtata Universitato de Kiŝinev (Moldavio, Sovet-Unio) en 1962. Doktoriĝis pri lingvoscienco en 1985 per disertacio pri esperantologia temo. Instruis en mezaj kaj superaj lernejoj. Plejparton de la vivo laboris kiel tradukisto de scienc-teknika literaturo el kelkaj lingvoj. Esperantistiĝis en 1957. Membro de la Akademio de E-o. Honora membro de UEA. Kunredaktoro de “Monato”. Membro de EVA. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de landaj E-organizaĵoj en Sovet-Unio kaj Rusio, komitatano de TEJO, membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA. Aŭtoro de du popularaj E-lernolibroj por ruslingvanoj kaj de la internacia lernolibro “Vojaĝo en Esperantolando. Perfektiga kurso de E-o kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo”, de interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Plurfoje instruis per Cseh-metodo. Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Estis respondeculo pri E-instruado en Sovet-Unio kaj Rusio, kreis kaj gvidis tie Ĉefan Atestan (= ekzamenan) Komisionon. Instruis E-on ĉe usonaj universitatoj en San Francisko kaj Hartford. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEVUEA. Kvankam mia subskribo troviĝas sur centoj (miloj?) da Esperantaj diplomoj, mi mem ne havas iun ajn E-diplomon, eĉ ne pri la elementa kurso.
Aleksandro S. Melnikov (nask. en 1951, ruso) Diplome, kvalifike, postene: Rostova universitato (kemio), Pjatigorska fremdlingvo-instruista supera lernejo (angla lingvo); diplomita Cseh-instruisto; doktoro hab. de filologio, estras la katedron de fremdaj lingvoj ĉe akademio de agrikultura maŝinkonstruado;
Movade: Esperantisto ekde 1965; prezidinto de Sovetia E-Junulara Movado, vic-prezidinto de SEU (tutsovetia
IPR 07/1»24
E-asocio antaŭ REU), TEJO-ekskomitatano, UEA-ĉefdelegito por la iama Sovet-Unio; nuna delegito en Rostovo; “Rusia e-isto de la jaro 2004”; Kursgvide kaj ekzamene: Ekde 1968 (tiam mem lernejano) gvidis E-kursojn (ekde 1986 laŭ la propra metodiko «/nstruado – sen turmentado!») en pluraj urboj de Sovetio, Luksemburgio, Norvegio, Aŭstralio, Britio, Germanio, Nederlando, Usono; aktuala membro de la Supera Atesta Komisiono de la Rusia E-Unio kaj de la Internacia Ekzamena Komisiono (de la lasta mi ne havas konfirmon pri la aktualeco);
Aŭtore: Verkis en la rusa kaj E-o dekon da libroj kaj broŝuroj, inter kiuj:
e «Specifaj kulturaj scioj de la esperantista kvazaŭetno kaj ilia respegulĝo en la koncerna lingv(aĵ)o»;
e «Instruado – sen turmentado!” La ĉefaj principoj de fremdlingvoinstruado kaj praktikaj konsiloj por E-kursgvidantoj», ĉi tiu libro estis inter la plej vendataj ĉe la UEA-Libroservo en 2000; estas preparataj metodikaj materialoj por E-kursoj;
e “Lingvokulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj)”; habitiliĝa 631-paĝa scienca monografio en la rusa lingvo;
e «Portreto de ideo kun malordinaruloj anstataŭ fono, aŭ La lingvo de doktoro Esperant-a”; titolpaĝe: «Rusia akademio de edukado — Suda filio – Eldonejo de la Rostova ŝtata pedagogia universitato», ruslingva leĝerstila;
e lernilo por progresantaj ruslingvanoj “E-o por harfenduloj”, parto 1;
e Artikoloj kaj eseoj: sciencaj kaj ĝeneral-klerigaj artikoloj pri interlingvistiko, E-o, E-movado, instru-metodiko k.a. temoj aperis ruse kaj E-e en periodaĵoj kaj artikolaroj Sovetie, Rusie kaj eksterlande (Aŭstralio, Britio, Cehio, Irano, Japanio, Nederlando, Pollando). La eseo “Ekparolu, por ke mi vin vidu, aŭ Ĉu esperantisto rekoneblas laŭ paroloj” ricevis la premion “Luigi Minnaja” de la Belartaj Konkursoj-2006;
Prelege: Preleginto pri interlingvistikaj, esperantologiaj, E-movadaj kaj E-
metodikaj temoj ĉe la Tartua, Minska kaj Florenca universitatoj, ILEI-
konferenco en Kerkrade, konferencoj en Brajtono kaj Prago, AIS-sesio en
San-Marino, Monaŝa universitato (AU); Ĉuvaŝaj lingvistikaj konferencoj
(Ceboksaro, Ĉuvaŝio), kadre de naciaj E-kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj, en
E-kluboj de “Aŭstralio, Belgio inkluzive Flandrion, Britio inkluzive
Skotlandon, Ĉeĥio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio inkluzive
Katalunion, Italio, J apanio, Luksemburgio, Nederlando, Usono.
Patre: Edukis denaskan esperantistinon.
IPR 07/1»25
— pàgina 14 del PDF —
Maŭro La Torre
Naskita en 1946 en Romo (ltalujo), kie li ankoraŭ loĝas, li esperantistiĝis en 1962, kaj estis estrarano de IEJ (Itala E-Junularo) en la ’60-aj jaroj. Doktoriĝis pri matematiko en 1974 en la Roma Universitato «La Sapienza» kun disertaĵo pri matematika lingviko. Li instrukapabliĝis pri E-o (1966) kaj pri Matematiko kaj Natursciencoj (1976). Ekde 1974-a dum 15 jaroj instruis en bazlernejoj, samtempe laborante por instruista trejnado, en la kampoj de matematika kaj komputika didaktiko kaj de bazlernejaj reformoj, kunlabore kun la itala instruista asocio CIDI kaj kun la itala Ministerio pri Publika Instruado. Ekde 1987 laboras en la Pedagogiscienca Laboratorio de la Klerigscienca Departemento de la Tria Roma Universitato, pri aŭtomatigo en ekzamenado, instru-teknologioj, teleinstruado, komputiko, lingva statistiko, terminologio, lingvopolitiko. En tiuj kampoj publikigis plurajn verkojn. Nuntempe, kiel profesoro pri Eksperimenta Pedagogio, instruas al Klerig-sciencaj studentoj Lernotaksikon, Komputikon kaj Logikon. Li estas ankaŭ membro de la Internacia Doktoriga Kursaro «Kulturo, edukado, komunikado» (universitatoj de Romo/Parizo/Potsdamo/Madrido/Lisbono). En la esperantologia kampo, kunlaboris en la terminara komisiono de IAdEM (Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj), verkis lernolibrojn kaj artikolojn precipe pri vortaraj kaj terminaj problemoj. Redaktis lingvopolitikan rubrikon (Barbarismi) en instruika fakrevuo Cadmo, respondecis pri la lerneja instrueksperimento ESP2 (1995) koncerne influon de E-lernado al la metalingva (lingvo-konscia) kapablaro, kaj projektis LIL (Lingva Interreta Laborejo), por la trejnado de lingvoinstruistoj. Kadre de ILEI kaj UEA, lanĉis en 1998 la internacian inter-lernejan edukprojekton Interkulturo kun la Interreta Kvazaŭlernejo «Tibor Sekelj». Li estis prezidanto de ILEI ekde 1998 ĝis 2003. Membro de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj, Sanmarino), por kiu li lekciis en Seminario «Enkonduko al komputiko“ (Tampereo, 1995). Preleginto en TEJO-KER-seminarioj, IKU, Esperantologia konferenco kaj en multaj fakaj konferencoj kaj seminarioj. Nuntempaj sciencaj interesoj: aŭtomata teksto-analizado, terminologio kaj komputa terminelfosado, tekstaraj korpusoj kaj oftecaj bazaj vortaroj, interkultura kaj interlingva edukado, lingva ekologio, pedagogisciencaj valoroj de E-o.
IPR 07/1»26
La 40-a Konferenco de ILEI, 11 – 19 aŭgusto 2007, Ranzan, Japanio
La konferenco okazos en la Ŝtata Eduk-Centro por Virinoj, 728 Sugaja, Ranzanmati. Gi situas proksime al la stacidomo Musa$iranzan. La Centro estas bone ekipita per multaj konstruaĵoj, en vasta tereno, kaj certe ĝi estas unu el la plej bonaj staĝejoj en Japanio. La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto: A: Ciuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B: lamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latinameriko.
Kotizoj en EUR ĝis 31.03.07 ĝis 30.06.07 ekde 01.07.07 Aliĝkategorio A/B A/B A/B 1. Membro de ILEI 50/30 60/36 70/42 2. Ne ILEI-ano 55/35 68/44 80/52 3. Junulo, handikapulo 25/15 30/18 35/21 Aliĝkotizo por 1 tago — 25 EUR por A- kaj B-landoj. La kotizo me inkluzivas loĝadon, ~S
ekskursojn, aparte pagendajn aferojn, kaj ajnan asekuron! Konferencaneco ne estas transdonebla. Ĉiuj partoprenantoj de la konferenco uzos la Cent- K
ron ankaŭ por tranoktado. Kj : «1 4
Se Vi havas demandojn, bonvolu Yo kouuoj ~
skribi al ILEI: info(Qilei.info aŭ “Kon Ova FERES
aidute(Qmail.lt. Pliajn detalojn aliĝilon, mendilon, mapojn, informojn pri kostoj, veturado, manĝado, loĝado, konferencejo, ekskursoj, programo, konferenca urbo, pagmanieroj, kontaktadresoj — Vi trovas en IPR 06/3 p. 35-38. kaj IPR 06/4 p. 34-38. aŭ en la hejmpaĝo: http://www.ilei.info/novajxoj/Ranzan flugfolio.pdf kaj http://ilei.info/konferenco/. Eblas aliĝi ankaŭ rete: http://www.ilei.info/konferenco/alighilo2007.php”.
Kiun ajn vojon vi elektas por pagi, bonvolu informi la kasiston tuj kiam vi faras Vian pagon: Sjoerd Bosga, Tradragargatan 27 D, SE-72337 Visteras, Svedio Ssjoerd(Qesperanto.se». ; Pli preciza programo estos dissendita al aliĝintoj en Dua Informilo fine de marto
2007. Detalojn pri la konferenca programo vi trovos ankaŭ en IPR 07/2, kiu atingos vin komence de majo 2007.
E ;:. ; L Aliĝilon vi povas peti ankaŭ de nia redakcio, ĉu papere, ĉu rete! — NdlR
IPR 07/1»27
— pàgina 15 del PDF —
El la landoj kaj sekcioj…
Cehio
En Pedagogia fakultato de la Universitato Masaryk en Brno en decembro 2006 finis 59 gestudentoj per studkontrolo studobjekton E-o 1 (kurson por komencantoj). Ili lernis laŭ la kurso Mazi en Gondolando 3 horojn semajne. Multaj el ili registriĝis por la daŭriga kurso (E-o 2) dum la printempa semestro. Sed eble ĉi tiu sukceso estos la lasta, ĉar en la venonta lernojaro E-o estos forstrekita el la studprogramo, ĉar ne estas katedro, kiu povus transpreni garantion super la studobjektoj. Ĝis nun la garantion havis provizore la katedro de sociala pedagogio, sed nun ĝia ĉefo tion ne plu volas. Li eĉ decidis nuligi la studobjekton E-o 3, dumferia konversacia kurso en Somera Esperanta Tendaro ĉe Lanĉov en la suda Moravio. Se iuj tamen partoprenos ĝin, ili ne ricevos kreditojn. Al iu ajn lingva katedro ne eblas aldoni E-on, plej taŭga ĝi povus esti sub tutuniversitata Centro de Lingva Instruado, sed tie oni instruas nur «grandajn lingvojn». En la filozofia fakultato estas instruataj ankaŭ minoritataj lingvoj, sed E-on ili ne volas aldoni. Josef Vojaĉek, «vojacekjosef Qupcmail.cz-
Germanio
Metodiko en la praktiko Konforme al la agadplano de UEA/ILEI en 2007: instrukapabligo Internacia Metodika Semajno en Herzberg am Harz 29.06-06.07.2007 (aŭ nur 29.06-01.07)
Gvidantoj: Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge. Laborlingvo: nur E-o. Celpubliko: motivitaj kaj aktivaj instruistoj, instruantoj/ontoj de E-o. Priskribo: La stabo de la porinstruista retejo www.edukado.net ĉi-foje en Herzberg prezentos sian metodologian programon kun la celo pliprofundigi la pedagogiajn kaj lingvoinstruajn lertojn kaj konojn de la interesatoj. La seminarianoj havos eblon ekkoni la retejon kaj ekscios artifikojn por pli efike kaj fruktodone uzi la riĉan kolekton de informoj, ekzercoj kaj materialoj. Krom tio la partoprenantoj havos teorian kaj praktikan trejnadon pri kernaj demandoj de moderna lingvoinstruado; okupiĝos pri lingvopolitikaj demandoj kaj taksado laŭ la eŭropaj normoj. Jam antaŭ la seminario estos dissenditaj kelkaj farendaj taskoj kaj ankaŭ dume oni devos aktive partopreni kaj produkti; labori en grupetoj kaj individue; pruvi sian
IPR 07/1»28
instruistan lerton per observado kaj prezento de lecioneroj. La temlisto de la seminario riceveblos post la aliĝo, sed la gvidantoj enketos ankaŭ la bezonojn kaj formas sian programon laŭ la intereso de la ĉeestontoj. La trejnadon ni konsilas al praktikantaj instruantoj de E-o kaj klubgvidantoj. Por la partopreno necesas minimume meznivela lingvokono kaj preteco je aktiva kunlaboro.
Labormaniero: La temojn ni prilaboros en diversaj manieroj kaj aktivaĵoj, tre ofte en (etaj) grupoj, do tute ne temos pri prelegoj.
Partopreno: La seminario daŭros unu semajnon, sed eblas aliĝi nur al la longa semajnfino (29 vendredo-01.07 dimanĉo) aŭ al tiu kaj la sekvaj pliprofundigaj tagoj. Pri la kotizoj, rabatoj, loĝado, manĝado, aldonaj kulturaj programoj kaj aliĝebloj/kondiĉoj kontaktu: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, «esperantozentrum(Dweb.de» Tel/faksilo: (149) 5521-5983, aŭ vizitu: http://www. herzberg.de, http://ic-herzberg.de Zsofia Korody
Hungario Oni organizas en la hungara vilaĝo Egerfarmos desegno-konkurson okaze de Pasko por bazlernejanoj! La infanoj povas desegni pri siaj Paskaj eventoj laŭplaĉe, diversmaniere. La limdato: 01.04.2007. La adreso: Blandr Gabriella (ŝi estas la vilaĝestrino, kiu mem nun lernas E-on!), Egerfarmos HU-3379, Dozsa Gy. u. 1. Sur la dorsa flanko de la desegnaĵoj oni skribu siajn nomon, aĝon kaj adreson. Kategorioj: I.: 6-10 jaraj; II.:11-15 jaraj. La desegnaĵoj estos prezentataj en la vilaĝa E-domo dum la semajno de Pasko, kaj la vilaĝanoj de Egerfarmos mem estos la Ĵurianoj.
Informas: Julianna Vas-Szegedi, «vasszegedi(Qfreemail. hu»
Kroatio
Kroata Televido ekfilmis la 20-an de decembro 6-eran TV-serion dum kiu lernanto instruas E-on al siaj samaĝanoj. La ideo de la redaktoro estis proponi facilan, instruan kaj amuzan programon dum la januaraj vintraj ferioj. La E-kurseto videblis ekde la 5-a de januaro 2007 en TV-programo Bonan matenon, Kroatio. La kurseto okazis ĉiutage je kvarono post la 8-a. La meza daŭro de la kurso estis tri minutoj. Jam post la unua elsendo reage telefonis 18 personoj por ricevi informojn. La kurso por dek zagrebaj TV- komencantoj komenciĝis en januaro en la lernejo „Bude Borjan“, ĝin 8Vidas Spomenka Ŝtimec. Al interesiĝemuloj en Dubrovnik kaj Vela Luka, kie mankas kluboj, oni sendis lernolibrojn. Spomenka Ŝtimec
IPR 07/1»29
— pàgina 16 del PDF —
Litovio
La 12-an de decembro 2006 en la Vilna Instruista Domo finiĝis la E-kurso,
kiun gvidis Gediminas Degesys. Ĝi estis senpaga kurso por komencantoj
kaj ĝin finis 15 gestudentoj kaj gelernantoj. La plimulto de la studentoj
lernas en Vilna Teknika Universitato de Gediminas. Perfektiga kurso estos
organizata ankaŭ ĉi-jare. Ankaŭ en Vilna Pedagogia Universitato oni povos
studi E-on kiel libere elekteblan studobjekton kaj ricevi 2 studpoentojn.
Ni elkore dankas al la direktoro de Vilna Instruista Domo, s-ino Zita
Zepnickiene por la eblo uzi la modernan kaj tre hejmecan auditorion. Gediminas Degesys, «gedisddyahoo.com»
Nederlando
En la Universitato de Amsterdam funkcias katedro pri Interlingvistiko kaj E-o (docento: Wim Jansen) ekde la jaro 1998. Ĝis nun ĉiujare okazis lekcioj pri Interlingvistiko kun daŭre kreskanta nombro de studentoj. Ekde la dua semestro de la nuna universitata jaro la laboro de la katedro estos pliampleksigita per okazigo de E-kurso. La agado de la katedro estas unu el la branĉoj de la laboro farata de Internacia E-Instituto fondita de Andreo Cseh kaj gesinjoroj Isbriicker. Informis: Atilio Orellana Rojas
Pollando
La 3-an de januaro 2007 en Krakovo, oni faris du filmojn en E-o: La filmon pri la E-leciono-koncerto de Kim Henriksen en la ILEI-lernejo en Czajowice apud Krakovo realigis ILEI kaj la lernejo. La koncerton de tiu muzikisto en prestiĝa kulturcentro ĉe la krakova ĉefplaco, kunorganizitan de la E-Teatro «Areno» kaj la Internacia Centro de la Kulturoj, ambaŭ en Krakovo, filmis esperantisto. Post la tempo necesa por prilabori la materialon, ni informos vin pri la apero de la filmoj en nia retpaĝaro. Tie oni trovos ankaŭ pli da informoj. Ni aldonu nur, ke la koncertoj estis bonegaj kaj ilia etoso eksterordinara! Maria Majerczak
Usono
NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro, 09-27 julio 2007) revenos al la okcidenta flanko de Usono; ĉi-foje sud-Kalifornio. La instruistoj pretigas dunivelan studprogramon kiu emfazos la aktivan uzadon de Esperanto. La vivo kaj verkoj de William Auld estos la ĉefa temo de la supera kurso, kaj estos parto de la studprogramo en la meznivela kurso. Loko: Universitato de Kalifornio en San Diego (UCSD). Instruistoj: d-ro Paul Gubbins (Britio) kaj Lee Miller (Usono). Stipendioj haveblas. Por pliaj informoj vizitu
IPR 07/1»30
http://esperanto.org/nask aŭ skribu al la kunordiganto: Ellen M. Eddy 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512; tel. (360) 754-4563; retpoŝto: «eddyellen(QJaol.com»
Vjetnamio
En januaro 2007 la unuan fojon malfermiĝis E-kurso por 400 komencantoj en la Hanoja Stata Fremdlingva Universitato. Fine de junio 2007 en tiu universitato okazos Internacia Junulara Kongreso de E-o (IJK). Al la trimonata kurso registriĝis 400 studentoj. Oni instruos laŭ la Zagrebmetodo. La instruistoj estas: Nguyen Thi Ngoc Lan, Luong Ngoc Bao, Lai Thi Hai Ly, Nguyen Van Ha, Thieu Quang Dieu kaj Nguyen Xuan Thu. Poste oni organizos ekzamenon, kaj la 10 plej sukcesaj studentoj povos senpage partopreni la 53-an IJK-on. Salutleteroj el la tuta mondo estas bonvenaj al la ret-adreso: Sautuno32(Qyahoo. com».
Nguyen Thu, ĝenerala sekretario de Vjetnama E-Asocio
Lernejaj E-koncertoj — projekto de ICK
Lernejaj E-koncertoj estas projekto de Internacia Centro de la Kulturoj (ICK) por informado pri E-o kaj perado de interkulturaj elementoj. ICK en Krakovo-Cajovice funkcias ekde majo 2005. Administre ĝi estas ligita kun la neregistara organizo La Medio kaj Ni, kiu gvidas la ILEI-lernejon. La eblo krei ICK ekestis danke al la oficiala engaĝiĝo de ILEI en la vivon de la lernejo en Ĉajovice. La devizo de ICK estas: „La kulturo per kaj por Esperanto”. La institucio intime kunlaboras kun ILEI. En la momento de sia fondiĝo ĝi transprenis parton de la informa kaj eduka agadoj, kiujn ĝi realigas pere de kulturaj rimedoj.
La speciala programo de „komentataj koncertoj” estas prezentata en polaj lernejoj, kaj ankaŭ en kulturcentroj, dum publikaj aranĝoj k.s. Ĝi estas realigata de E-muzikisto(j)/kantisto(j), kun partopreno de la loka prezentantino (iniciatintino de la projekto), Maria Majerczak.
Jen la ĉefaj principoj de la Lernejaj E- koncertoj:
l) La muzikisto(j) kantas kaj parolas al/kun la publiko en E-o.
2) La prezentanto-nacilingvano
— per interpretado el E-o helpas la muzikisto(j)n komuniki kun la publiko,
= prezentas laŭokaze proprajn komentojn kaj tre subtilan, sed efikan Informon pri E-o,
IPR 07/1»31
— pàgina 17 del PDF —
— organizas aktivaĵojn de la publiko (depende de la programo prilaborita por la koncernata lernejo).
3) La publiko lernas simplan kanton aŭ nur refrenon en E-o. La teksto de la kanto estas disponigita al la publiko.
Tiajn koncert-prelegajn programojn jam prezentis
— en januaro 2006 Kim J. Henriksen el Danio, Abdurahman Junusov kaj Eljmira Urbanova el Dagestano,
— en marto 2006 Amir Hadziahmetoviĉ el Bosnio/Danio.
La spertoj estas bonegaj. Ĉiuj bone amuziĝas kaj E-o disvastiĝas!
Koncertoj de Amir el „Esperanto Desperado” en polaj lernejoj Ni vidu iomete la funkciadon de la : =
projekto de Lernejaj E-Koncertoj kaj la etoson de tiuj aranĝoj laŭ la ekzemplo de la turneo de Amir Hadziahmetoviĉ el “Esperanto Desperado” en Krakovo kaj Andrychow (Andriĥovo), kiu okazis dum la tagoj 4-7 marto 2006. Tio estis la tria E-muzikturneo, kiun en 2006 organizis Internacia Centro de la Kulturoj en Krakovo — Ĉajovice. Amir prezentis plejparte siajn E-lingvajn kantojn preparitajn por nova disko. La unua koncerto okazis ne en lernejo, sed en ĵazklubo: la klubo „Pod Baszta” („Sub la Kastelturo”), en Andriĥovo, sed ĝi estis akompanata de prelego de la muzikisto pri Bosnio. Valoras aldoni, ke en tiu urbo ekzistas, ekde januaro 2006, fanklubo de du E-bandoj: “Esperanto Desperado” kaj “Hotel Desperado”. La aliaj tri koncertoj okazis en lernejoj de Krakovo:
— en la Elementa Lernejo n-ro 68, konata al esperantistoj kiel ejo, en kiu ĉiujare okazas vojevodia fremdlingva artkonkurso „Proksimiĝu al la Mondo”, partoprenata ankaŭ de E- klasoj;
— en la Speciala Lern- kaj Edukcentro por Nevidantaj kaj Malbone Vidantaj Infanoj, ĉe la strato Tyniecka 7, kie lernantoj, gvidataj de la instruistino, Elbieta Pluta, muzikumas en E-o kaj regule partoprenas la konkurson „Proksimiĝu al la Mondo”;
— en infanvartejo, en la kvartalo Nowa Huta.
IPR 07/1»32
Komuna E-muzikumado Unu el la agrablaj aspektoj de la E-koncertoj en la krakova regiono estas kuna ludado de esperantistaj kaj neesperantistaj muzikistoj. Gi helpas disvastigi E- on en muzikaj medioj. Dum la koncerto en la speciala lernejo, kun Amir improvize muzikis Grzegorz Dowgiallo, talenta nevidanta ĵaz-pianisto, konstante prizorgata de la instruistino, Bozena Kotkowska-Juda.
Poste, la E-ensemblo de la muzikemaj nevidantaj kaj malbone vidantaj infanoj koncertis por la gasto, kune kun li.
Esperanto estas la lingvo por ĉiuj!
La koncerto en la lernejo n-ro 68 estis speciale interesa. Imagu spektaklejon kun 150 gelernantoj kantantaj unuvoĉe: Esper’, Esperanto, Desper’ Desperado kaj “Esperanto estas la lingvo por ni! en lernejo, en kiu la Internacia Lingvo ne estas kaj neniam estis instruata! La akcepto estis varma kaj spontanea. Post la koncerto la E-Desperadano disdonadis dum 40 minutoj sian aŭtografon al longa vico da lernantoj, estis invitita al leciono kaj intervjuata de lernantinoj — fervoraj ĵurnalistinoj de la lerneja gazeto. Tio pruvas, ke la koncerto ege impresis la junajn homojn. Espereble ili longe gardos la rememoron pri la E-evento.
En la infanvartejo afiŝo informis la gepatrojn, ke dum la koncerto iliaj etuloj lernos kanton en E-o.
En Esperantio oni trovas sufiĉe multajn homojn talentajn kaj posedantajn spertojn en diversaj terenoj. Ni ne fermu ilin en E-kluboj! Dum la koncertoj kaj kontaktoj kun la publiko de bonaj kaj — laŭ la opinioj, kiujn ni aŭdis pri Ĉiuj prezentiĝintaj artistoj kaj preleganto — ege simpatiaj E-muzikistoj rapide aperas intereso por la lingvo. En kelkaj lernejoj la E-muzikaranĝoj subtenas la jam ekzistantan E-aktivadon, en aliaj — ili celas enkondukon de E-instruado aŭ, se momente mankas instruisto, minimume informadon pri E-o. Maria Majerczak, direktoro de ICK
IPR 07/1733
— pàgina 18 del PDF —
AKEL2 en Gloucester
Mallongigita raporto pri la tria renkontiĝo en Gloucester (15-20 oktobro 2006) kadre de projekto “Akel2” eŭropa Socrates Comenius: Alternativa komunikado inter eŭropaj lernejoj per internacia neŭtrala lingvo E-o
„Ni troviĝis en la stacidomo de Modeno je la 10.00, […]. Post la adiaŭo al niaj gepatroj ni envagoniĝis direkte al Parma kun la instruistoj Ermanno Tarracchini kaj Valeria Bocchini. En Parma atendis nin Luisa Oberrauch kaj Vittorio Madella — niaj instruistoj de la Internacia Lingvo — kun kiuj, kurante, ni apenaŭ sukcesis trafi la aŭtobuson kiu veturigis nin al la flughaveno G.Verdi de Parma. Ni estus devintaj forflugi je la 15.15, sed la aviadilo malfruis je preskaŭ unu horo. Finfine ni estas en la aviadilo, ni superflugas Parman, la Padan ebenaĵon, la riveron Pado, la Antaŭalpojn, la Alpojn, ili estas belegaj!…Francion, kaj fine, pli-malpli 2 horojn post nia starto de Parma, la Manikon. Tamen, …. super la Maniko la ĉielo estas nuba tiel ni ne vidas la maron. Ni ekrimarkas, ke ni estas alvenantaj kiam ni komencas ekvidi la vojojn kun la aŭtomobiloj kiuj, nekredeble, veturas tenante la maldekstron! La flugo estis vere tre bela. Alvenintajn al Londono Stansted nin akceptas la hispana delegacio, la lernejo de la 1.E.S. Reyes Catolicos el Ejea de los Caballeros (Aragon) per afiŝo kun Esperanta skribaĵo de la lernejo „ Sir piso Rich’s School”.
SIR ‘THOMAS RICH’S
ome Bienvenue = Bien nido
Grupo de “Akel2” ĉe la lernejo “Sir Thomas Rich’s School” de Gloucester (ne ĉeestas la itala instruistino Valeria kaj la hispana lernantino Lucia, ĉar ili estis la fotintinoj, kaj mankas Marta de Hispanio)
IPR 07/1»34
Tiel komenciĝas la «taglibro» de la kvar italaj studentoj de la Ŝtata Mezlernejo «Cavour» de Modeno, je la starto de la tria internacia renkontiĝo programita de la AKEL-projekto.
Dum aŭtuna tipa brita semajno, la bulgara kaj itala delegacioj, al kiuj apudmetiĝis unuafoje ankaŭ tiu hispana, de la 15a ĝis la 2la de oktobro kunvenis en Glostro (angle: Gloucester), gastoj de «Sir Thomas Rich’s School».
La interŝanĝo de spertoj kaj informoj koncerne la organizadon de la respektivaj lernejsistemoj kaj la priskribon de la pedagogiaj projektoj, kiuj uzadas la plej ĝisdatigitajn multmediajn teknologiaĵojn, – insterŝanĝo kiu vidis la kvar grupojn komuniki kaj perfekte kompreni unu la alian pere de la pontolingvo Esperanto — , estis karakterizita de la vizito al la “Sir Thomas Rich’s School” kaj de la oficialaj renkontiĝoj kun ties estro kaj kun la urbestro de Glostro, en kies teritorio troviĝas la lernejo.
La programo de la semajno, organizita de la tre kapabla instruistino de la «Sir Thomas Rich”s School” Jacky Hewett, estis ĝuiigita de kelkaj kulturaj vizitoj al la historiaj centroj de la urbetoj Cheltenham kaj Glostro kaj de la splendaj urboj Oksfordo (angle: Oxford) kaj Londono (angle: London).
“Grupo Akel2” ĉe la Universitato de Oksfordo
IPR 07/1»35
— pàgina 19 del PDF —
„lŝan de oktobro 2006. Post la tagmanĝo ni iris al la renkontiĝo kun la urbestro (urbestrino) en la urbodomo kie ni aŭskultis la salutojn kaj la parolojn en la angla lingvo de la urbestro tradukitaj en E-on de s-ino
Elizabeth.
La sinjorino urbestro kaj ŝia “malbona ŝerifo”, antaŭ ol paroli al ni pri la regado de la urbo, pri ties leĝoj kaj tradicioj, surmetis la tradiciajn ceremoniajn kostumojn kun la ruĝaj manteloj kaj la larĝaj ĉapeloj; tiel ni profitis de la okazo elkliki kelkajn fotojn kune kun ili. „,
La tuta grupo “Akel2″ okaze de la akcepto de la urbestro de Glostro
Tiuj ĉi interesaj renkontiĝoj kaj agrablaj vizitoj, gviditaj de malnovaj kaj novaj esperantistaj amikoj de la Projekto AKEL, plifirmigis la rilatojn inter la junaj italaj, bulgaraj, britaj kaj hispanaj partoprenantoj kaj restos por ĉiam en ilia memoro por atesti la eblon plilarĝigi la komunikajn horizontojn kaj spertojn pri popoloj eĉ fizike «malproksimaj» kaj kulture «malsamaj», pere de pli bona ekkono de la kuntekstoj de la vivo kaj de la lokaj gepatraj lingvoj.
Eĉ la momentoj malpli formalaj kaj de ŝajna “amuzo” estis karakterizitaj de malkovro kaj de “sperto” de la tradicioj kaj de kulturaj specifecoj de la gastigantoj: la manĝoj, la ejoj de la renkontiĝoj kaj de la kolektiva ludado, la popolaj dancoj.
IPR 07/15736
Pri la vizito al la ĉefurbo, la junaj italoj skribis en siaj taglibroj:
“I9an de oktobro 2006. Antaŭ la 12a ni estis en Londono, proksime de Royal Albert Hall […]; tie atendis nin la esperantista gvidistino de Londono Helen Fantom kaj Tom, universitata studento esperantista, kiu venis al Modeno en nian lernejon en aprilo. Unue ni vizitis la belegan Hyde parkon, haltante je la komenco antaŭ la Royal Albert Hall. Trairante la parkon ni vidis sciurojn en libereco, kiuj alproksimiĝis al ni sen timo, belegan lagon kun multaj cignoj kaj birdoj de malsamaj specoj kaj rivereton dediĉitan al princino Diana. Observinte la monumenton de la generalo Wellington, tiu kiu venkis Napoleonon en Waterloo, ni alvenis al Palaco Buckingham kaj al la rezidejo de la reĝino Elisabeth, kie la gardistoj iradis tien kaj reeen […]
Poste ni vidis la blankan domon de la Parlamento (House of Parlament) kun Big Ben kaj la katedralon Westminster en kiu nur la parlamentanoj rajtas edziĝi. Je la 14a, lacaj kaj malsategaj, ni eniris supermerkaton por aĉeti sandviĉojn kaj trinkaĵojn kiujn ni konsumis sub arkado. Post la manĝeto ni daŭrigis nian viziton kaj direktiĝis al National Gallery en Trafalgar Square, kie ni klikis fotojn sur la monumento kun la leonoj kune kun lvan. Poste ni promenis al la katedralo St Paul kaj fine ni transiris la ponton Waterloo.
Irinte dum multaj horoj kaj laŭ multaj kilometroj (10-12) tra Londono, lacaj kaj “detruitaj”, tamen entuziasamj pro la multaj interesaj kaj famkonataj aferoj kiujn ni vidis, ni faris niajn nemalhaveblajn aĉetojn de memoraĵoj pri Londono. Fine ni alvenis al Royal Theatre, kie atendis nin la aŭtobuso por la hejmvojaĝo”.
Kelkaj junuloj de “Akel2” en Londono: italoj, bulgaroj kaj hispanoj
IPR 07/1»37
— pàgina 20 del PDF —
La junaj italoj ankaŭ skribis en siaj taglibroj: “La vetero ne estis la plej bona: de tempo al tempo pluvis kaj poste revenis la suno kaj tio daŭre! Oni diris al ni ke ĉi tie, en Britio, ĝi ĉiam estas tia!
20an de oktobro 2006. Vekiĝo je la 8.00. Ni duŝis nin kaj babiladis atendante la aŭtobuseton kiu devis veturigi nin al la lernejo por malavara angla matenmanĝo ĉefe el duongrasa lardo kun fazeoloj, kolbaseto kaj pureo el terpomoj, kuketoj kaj pluraj trinkaĵoj. […] Je la 18a denove ni revenis al la lernejo kie ni vespermanĝis kaj dancis en la granda salono ĉi kaze ekipita per tabloj kaj subglasaj diskoj aparte realigitaj okaze de la festo. … ni dancis dum la tuta vespero amuzante nin kiel neniam antaŭe.”
La granda dancvespero en la festsalono de la “Sir Thomas Rich’s School”
Dum la laborrenkontiĝoj la respondeculoj de la projekto “AKEL 2”
pridiskutis tion, kion oni faris ĝis nun kaj planis la agadojn por la estonteco.
Ĝis la sekvonta renkontiĝo, kiu okazos en Bulgario en la urbo Polski
Trambesh dum Aprilo 2007, en ĉiu lernejo oni invitos al konkurso por eseo
laŭ la temo “Mia eŭropa civitaneco”, estos organizataj fotoekspozicioj sub
la titolo “Mi loĝas en Eŭropo” kaj kolektiĝos materialoj kaj konkretaj objektoj pri “Kutimoj kaj tradicioj aŭ kiamaniere festas mia popolo”.
Modeno, novembro 2006. Ĝis revido al ĉiuj!
La geinstruistoj : Ermanno Tarracchini, Valeria Bocchini,
Luisa Oberrauch, Vittorio Madella
La gestudentoj: Fabio, Alessandro, Michael, Marco
IPR 07/17738
LABORKOMISIONOJ
Ekzamena: Probal Dasgupta (prez.), Boris Grigorjeviĉ Kolker (vicprez.), Reza Torabi (sekr.), Mireille Grosjean, Julian Hernandez, Jorge Antonio Leoni de Leon, Oliver Mazodze
Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute
Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman
Lerneja: Carola Antskog, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi
Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas
Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokŝirrvigen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(Qkolumbus.fi
E(Ql (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (www.tejo.org, poŝtadreso ĉe UEA).
FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj):
Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto(QEducation.monash.edu.au
JEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.
TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Francois Hounsounou (adr. sur p. 40., Benino).
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petroviĉ. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: Francois Hounsounou
UNESKO (en operaciaj rilatoj). Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo(Qwanadoo.fr, Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaudQtiscali.fr, Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (133) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (141 32) 932 18 88, mireille.grosjean(Qrpn.ch
MEMBRIGO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ
Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de
IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la
fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas
membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Trĉddragargatan 27D, SE-723 37 Vĉsterds,
Svedio. Tel.: (146 21) 41 70 45, sjoerd(Qesperanto.se.
La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto.
Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de
sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a
(ĝenerala), juna-| (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).
“ Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Foreningssparbanken. El aliaj
landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn
por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.
“ Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por
duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas
fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
ILEI estas ĵure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064.
Hejmpaĝo de ILEI: http:/Awww.ilei.info
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (132-3)-234 34 00. Redaktejo: NEMETH Jozsef, HU-8531 IHASZ, F6 u. 41/5. Rete: «jozefonemeth(Qyahoo.com, http:/vww.ilei. info/ipr/; tel: (= 36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, £rimoerbeek(Qwanadoo.n[». numeron ni sendis al la presejo la 26-an de januaro 2007, redaktofino por la sekva numero: 15.04.2007.
IPR 07/1»39
— pàgina 21 del PDF —
SEKCIOJ
Albanio: Vasil Pistoli, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, selimibardhylQ yahoo.com
Aŭstralio: Penny Vos, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo NSW, penivos(Qyahoo.com
Belgio: Iwona Kocieba, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem, iwona.kocieba(Qtelenet.be
Benino: Francois Hounsounou, BP 226 BJ-Lokossa-Mono, Rep du Benin, West Afrika, hounfranc(Q yahoo.fr
Brazilo: Antonio Felix da Silva Rua Engenheiro Francisco Azevedo, 243, Sumarezinho – Sŝo Paulo — SP, BR-05030-010, geinstruistoj(Qileibr.org
Britio: Tellier Angela, 10 Marina Gardens, GB IP11 2HW Felixstowe, Suffolk, angela(a esperantoeducation.co.uk
Ĉeĥio: Jana Melicharkova, CZ-696 02 Ratiŝkovice 938, melicharkova(Qquick.cz
Ĉinio: Zhang Danchen, General Foreign Languages Dept., 29-34 North Part, Huazhong Normal University, CN- 430070 Wuhan, zdchen(Qpublic.wh.hb.cn
Danio: Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4. tv. DK-2100 Kobenhavn, arnecasper(Qdbmail.dk
Finnlando: Carola Antskog, Dragsfjŝrdviigen 690, FI-25700 Kimito, cantskog(Qkolumbus fi
Francio: Michel Dechy, 65 allĉe de la crĉmaillere,
FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel dechy(Qhommail.com
Germanio: Zsofia Korody, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody(Qesperanto.de
Hungario: Jozsef Nemeth,
Fo u. 41/5, HU-8531 Ihasz, jozefo.nemeth(d gmail.com
Irano: Hamzeh Ŝafii, P.O. Kesto 17765-184, IR-Teheran, ilei ir(Qesperanto.org
Italio: Luigia Oberrauch Madella, via Prampolini 8, IT-43100 Parma, silkovojo(Qaliceposta.it
Japanio: Isikawa Tieko, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353- 0006, isksanjo(Qf].e-mansion.com
Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, ES-17300 Blanes, ileicatQhotmail.com
Korea Resp.: CHO Sung Ho, Department of Biology, Inha
Universitato, Incheon KR-402-751,
shcho(Q inha.ac.kr
Kroatio/KEL: Marija Jerkoviĉ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic(Qnet.hr
Kroatio/KEU: Ivan Bekavac- Basiĉ, Kuŝlanova 59, HR-10000 Zagreb, ileiQhes-keu.hr
Kubo: Marta Alonso Gutiĉrrez, Malecon 659 entre Belascoain y Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Habana, kubesp(Qenet.cu
Nederlando: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, iei001(Qtiscali.nl
Norvegio: Anne-Karin Bondhus,
Baldersveg 3C, nr 17, NO-7033 Trondheim, anne.k.bondhus(Qitk.ntnu.no
Pollando: Maria Majerczak, ul. Armii Krajowej 7, m. 122, PL-30 150 Krakow, mmajerczak(d gmail.com
Rumanio: Mihai Trifoi, Str. Principala BL1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, trifoi(Qhonoris.ro
Rusio: Irina Gonĉarova, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, Mosk. obl. RU-143000, mirina(Qonline.ru
Svedio: Siv Burell, Lekstorpsv. 46 E, SE-443 41 Graabo, s.burel(Qtelia.com
Svislando: Mirelle Grosjean, Grand-rue 9. Pf.9, CH-2416 Les Brenets mireille.grosjean(Qrpn.ch
Togolando: Attiogbe- Agbemadon B., Mensah, T. I. E. To, B.P. 13169, Lome-TOGO, esp.togo(Qcafe.tg
Ukrainio: Nina Daniljuk, prospekt Sobornosti, 32-108, Luck-26, UA-43026, nina daniljuk(Qukr.net
Usono kaj Kanado: Doroteo Holland, 5140 San Lorenzo Dr, Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh(Qwest.net
Venezuelo: Andrĉs Turrisi, Cen.Res.Puerta del Este.Torre, Oeste, piso15, ap. 153, Av.Madrid, VE-1070 La California Norte, Caracas, andesp(Q internet.ve
REPREZENTANTOJ
Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB(Qhfreenet.am
Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr(Qyahoo.co.in
Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo
Ĉilio : Hector Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg(Quea.org
Estonio: Helgi Hromova,
Pk. 623, EE-12602 Tallinn
Islando: Loftur Melberg Sigurjonsson, Tradarberg 13,
IS-221 Hafnarfjordur, loftur(Qskyrr.is
Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp(Qzahav.net.il
Kongo DR: Ngangu Nduantoni- Bakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaire
Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San Jose, tikoguau(Q gmail.com
Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis(Qcentras.lt
Meksiko: Jose de Jesŭs Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. Jdjcorrales(Qyahoo.com.mx
Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ- 6001 Wellington 1, gwenda.s(Qihug.co.nz
Portugalio: Joĉo Jose Santos, Apartado 123, PT-5301-902 Braganca, joaojosesantos(h gmail.com
Serbio: Radojica Petroviĉ, Bul. oslobodjenja 36, 32000 Ĉaĉak, radp(Qptt.yu
Slovenio: Marija Zlatnar-Moe, Miliĉinskega 66, SI-1000 Ljubljana, Marija.Zlatnar(Qguest.arnes.si
Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt,
UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo(Qmail.ru
IPR 2007/2
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
— pl su = — Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031 ~= — NO Jarkolekto 37 – trimonata INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO 07/2
Redakta komitato: Jozefo Nemeth (red.) Luiza Oberrauch Madella Rob Moerbeek
[wona Kocieba
Kunlaborantoj de la aktuala numero: Siv Burell Filomena Canzano Aida Cizikaite Gediminas Degesys Alain Delmotte Irina Goncarova Zsofia Korody Katalin Kovats Marta Kovacs
Geza Kurucz
Hokan Lundberg Maria Majerczak Atilio Orellana Rojas Radojica Petrovic Arlette Plutniak Venkatesh Reddy Joseo Tenorjo Mihai Trifoi
Wu Guojiang
Kei Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO
Instrukapabligo — Ekzamenoj — Trejnkursoj (Zsofia KORODY) …………………….. – Estrara raporto 2006 (Kompilis: Radojica PETROVIĈ)………………-….ŝiieieeseisesese inii 9 Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE, stato 31.03.2007) …………………….- 13 Instrukapabligo: trejnseminario Flugiloj de malfacila vento (Zs. KORODY)….. 14 La 1-a trejnado „Gvidu la “Flugilojn’!” (Irina GONĈAROVA) ……………………. 15 Forumo pri la Komuna Eŭropa Referenckadro (Marta KOVACS)…………………. Ii Ĉu eterna Babelo aŭ ekzistas eliro? (Geza KURUCZ) …………«. «ee ee esenee neeese 20 Alain DELMOTTE — Arlette PLUTNIAK: Artoŝoko en Louvain-la-Neuve ……….. 24 Gajnu someran feriaron en la koro de Germanio ………………-…..eeeee esenee neneenio 21 El la landoj kaj sekcioj (AT, IN, BR, CN, FI, FR, IT, LT, PL, SE]…………….. 28 Nova instrukompleto de Stano Marĉek (recenzo) (Radojica PETROVIC) ……….. 33 La 40-a Konferenco de ILEI en 2007 Japanio (kompletigaj informoj) ………… 34 La 41-a Konferenco de ILEI en 2008 Benino …………………….eseees eee senes anenenenio 37 ILEI-Konferenco en via lando (alvoko por 2009)………………………..ŝŝŝe eene esee el 38 ESTRARO DE LA LIGO
Prezidanto: Radojica Petroviĉ, Bul. oslobodjenja 36/14, 32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. (1381 32) 371053. Fakso: (4381 32) 342101, «radp(Aptt.yu~. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo.
Vicprezidanto: Zsofia Korody, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE- 37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (149) 5521-5983. «zsofia.korody(Desperanto.de» Instrukapabligado kaj edukaj centroj.
Sekretario: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (131 70) 3556677, fakso: (F31 70) 358 4422, «atilioorellanarojas(Dgmail.com»
Estrarano pri financoj: Sjoerd Bosga, Traddragargatan 27D, SE-723 37 Viisterĝs, Svedio. Tel. (446 21) 41 70 45, «sjoerd(desperanto.se». Administra sistemo.
Vicsekretario: Mihai Trifoi, Str. Principala BI. Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio (40) 267-365319, «trifoi(Qhonoris.ro». Lerneja agado.
Estrarano: Aida ĈiZikaite, Kapiniu 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio.
Tel. (1370) 37 793408. «aidute(Qmail.1£7. Konferencoj. Scienca agado.
Estrarano: Yas Kawamura, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyoto-fu, JP-621-0855, Japanio, «esperanto(Qd0y0b.com». Azia agado.
Titolpaĝe supre: Artoŝoko en Louvain-la-Neuve, Belgio (vd. p.24); malsupre: Ekzamenprepara seminariserio en Stokholmo, Svedio (vd. p.32.)
IPR 07/2»2
Scienca Komitato
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’
Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko
Membroj:
Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitat Paderborn, AIS“ San Marino
Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah ĉ
Renato Corsetti, Italio, Universita
„ degli Studi di Roma «La Sapienza», AdE’
Probal Dasgupta, Barato, University of Hyderabad; AdE’
Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE’
Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Siauliu universitetas
Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam
Boris Kolker, Usono, AdE!
Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’
Mauro La Torre, Italio, Universita degli Studi Roma Tre
Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagiellonski w Krakowie
Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’
Aleksandr Melnikov, Rusio, AKaNeMHA CEJIBCKOXOZAĤCTBEHHOTO Manmtocrpoenua
Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu
Balazs Wacha, Hungario, Magyar Tudomanyos Akademia, Nyelvtudomanyi Intezet
Sekretario: Aida CiZikaiteĉ, Litovio,
estrarano de ILEI
“AdE — Akademio de Esperanto PAIS — Akademio de la Sciencoj, San Marino
Karaj Legantoj!
En apuda kolumno vi vidas la konsiston de Scienca Komitato por IPR — estas listigitaj nomoj de famaj esperantistoj, sed ili famas ne nur en Esperantio — ili estas bone konataj ankaŭ ekstermovade kiel fakuloj de siaj terenoj. Tiu grupo de homoj estas arigita ne hazarde — IPR estas ne nur movada, sed ankaŭ faka revuo, kiu celas prezenti ne nur gravajn eventojn de nia movado, interesajn renkontiĝojn, kie kaj kiu bone instruas, gajnante novajn adeptojn de nia lingvo. Instruistoj kaj instruemuloj prave serĉas fakajn, sciencajn artikolojn, materialon bezonatan por sia laboro kaj plialtigo de sia profesia kvalifiko en la revuo. Pro tio mi invitas ĉiujn legantojn de la revuo pli kontribui per faka materialo, kiu estas recenzata de nia elstara SK. Tiamaniere ni povas altiri atenton ankaŭ de ekstermovadaj kolegoj kaj montri, ke Esperanto estas valora lingvo ankaŭ en faka kaj scienca agado. Ni jam starigas bonajn kontaktojn kun loka akademia medio dum ILEI- konferencoj kaj precipe per ties Simpozioj laŭ konferenca temo. Estas planata la eldono de Simpozaj prelegoj de 2005 (Kaunas) kaj 2006 (Parma). Do, bonan laboran kaj kunlaboron en nia movado kaj nia revuo. Amike: Aida Ĉizikaite
IPR 07/2»3.
— pàgina 3 del PDF —
Instrukapabligo — Ekzamenoj — Trejnkursoj
Kiono oni atendas de sinprezentado de ILEI-vicprezidanto?
Eble personan aŭ fakan vivresumon? Mi pensas,
ke estas pli interesaj la farendaĵoj, la rolo, kiun tiu funkcio postulas de la komisiito kaj la fareblaĵoj en la estonto. Kompreneble oni povus resumi la laboron jam faritan por la instruado de nia ŝatata internacia lingvo E-o, la atingaĵojn, la rezultojn. Sed nia tasko estas rigardi antaŭen, daŭre serĉi novajn vojojn al la disvastigo de la lingvo, serĉi vojojn al faka perfektiĝo, plibonigi niajn kapablojn por pli efika instruado, trovi novajn lernemulojn, trovi lokon por E-o en la lerneja sistemo, ktp.
Miaj ĉeftaskoj kiel estrarano estas ekkoni kaj helpi la agadon de jam funkciantaj E-centroj, prizorgi instrukapabligon, havi superrigardon pri ekzistantaj klerigformoj, ellabori novajn kadrojn kaj konsideri eblecojn, kiel kaj kie ni povas trejni novajn kolegojn?
Grupo de seminarianoj kun Zsofia Korody en Benino
IPR 07/2»4
T
Ofte ni forgesas, ke ILEI estas monda organizaĵo, kaj ni emas rigardi nian asocion tre eŭropece. Estas ĝojige por mi vidi la novan tendencon ĉi-jare kaj en la sekva jaro: okazigi gravajn instruistajn kunvenojn, seminariojn, ILEI-konferencon en aliaj kontinentoj, nun en Azio (Japanio, 2007) kaj poste en Afriko (Benino, 2008).
Agrabla tasko venis por mi: helpi la afrikan agadon de ILEI, do mi akceptis gvidi seminarion en Benino en februaro 2007 [va. la foton sur p.4.].
Niaj afrikaj kolegoj havas malmulte da ŝanco partopreni niajn kutimajn fakajn kunvenojn, sed ankaŭ por ili gravas havi fakan spertiĝon, kontakti gekolegojn, lerni kaj interŝanĝi ideojn. Unu el la celoj de tiu trejnado estis doni gramatikan, metodikan, organizan helpon al agademaj kolegoj venantaj ankaŭ el la najbaraj afrikaj landoj. Dum mallonga tempo estis traktataj multaj temoj, sed ili ne nur ricevis sciojn, sed mem kontribuis al la programo per prezentadoj de siaj devenlandaj lingvoj kaj kulturoj.
Mi certas, ke ĉiuj partoprenintoj kunportis multon utilan por sukcesa lingva ekzameno kaj por efika organizado de ILEI-konferenco en 2008. Mi ŝatus ankaŭ ĉi tie gratuli la perfektiĝemajn kolegojn, sed ni devas ankaŭ estonte zorgi pri ilia konstanta helpo, ja estas heroa entrepreno instrui E-on tie, kie granda entuziasmo estas bezonata por superi la malfacilaĵojn de la lokaj vivkondiĉoj.
Kiuj aliaj ĉefaj farendaĵoj estas antaŭ ni?
La nova ILEI-estraro kaj UEA-reprezentantino Claude Nourmont akceptis mian inviton al Herzberg, la E-urbo kaj kunsidis en novembro 2006 por pripensi venontajn agadojn, decidi pri kelkaj realigotaj celoj dum la venontaj jaroj [vd. la foton sur p.6!]. Tiu kunveno bone subtenis ankaŭ la laboron de la lokaj esperantistoj, E-instruistoj, ĉar dum akcepto en la urbodomo la ĉeestantaj politikistoj informiĝis pri la agado kaj forto de nia internacia fakorganizo.
Kaj jen kelkaj punktoj, kiuj rilatas al mia agado, taskaro en la estraro de ILEI:
Por havi kapablajn instruistojn, unue ni devas rigardi, kiujn ni havas por niaj celoj, do la unua pripensenda afero estas la kvanto.
Membronombro: se ni rigardas la nombron de esperantistaj kolegoj kaj la nombron de niaj landaj asocioj, ni ne povas esti kontentaj. Ĉu niaj servoj al la membroj estas kontentigaj? Ĉu ni varbas sufiĉe? Kie ni varbu? Ĉu inter la jam E-on parolantaj nefakuloj aŭ inter la fakuloj, gekolegoj ankoraŭ ne
IPR 07/2»5
— pàgina 4 del PDF —
parolantaj E-on? Kiel ni povas helpi tiujn, kiuj ne povas pagi sian membrokotizon?
La ILEI-estraro akceptita de la urbestro de Herzberg, la E-urbo
Ĉu vi, kara leganto iam ajn kontribuis al la Koleghelpa Kaso por membrigi nepagipovan kolegon aŭ helpi iun partopreni klerigkurson, seminarion aŭ konferencon? Se ni jam havos niajn klientojn, ni povas konsideri la sekvan paŝon, t.e. trejni ilin.
Instrukapabligo: Kiel iu povas fariĝi kursestro, E-instruanto, diplomita instruisto? Ni povas ĝoji, fieri, kaj danki al la gekolegoj, se E-o trovas sian lokon ie en ŝtata eduksistemo. Bedaŭrinde ni devas akcepti, ke nur en malmultaj landoj estas en iu formo oficiale agnoskita klerigvojo por. akiri atestilon pri E-instruado. Eĉ se estas, ne ĉiuj el ni povas investi la bezonatan tempon kaj monon por universitata, altlerneja studado. Sed ni ŝatas postuli, ke la ekstermovada mondo akceptu nian lingvon, nian poresperantan agadon egalranga, egalrajta al tiu por aliaj fremdaj lingvoj, ni kiel E- instruistoj ricevu la saman prijuĝon. Sekve, manke de ŝtate agnoskita klerigado restas la tasko por ILEI zorgi pri tio kaj oferti taŭgan fakan trejnadon. Nun ankoraŭ mankas unueca sistemo, postularo por servi per tio
IPR 07/276
nian lerneman membraron. Estis jam pluraj strebadoj ellabori ekzamenon superagradan, sed sen montri la klerigpaŝojn akiri tiun altnivelan ŝtupon. Ni devas esti pretaj liveri al la mondo instrukapablajn esperantistajn fakulojn. La konstanta kaj altnivela trejnado kaj klerigado tre gravas. La kunligiteco de instrukapabligo kaj ekzamenoj kompreneble donas al mi kromtaskojn, kaj mi estas dankema al la kolegoj, komisiitoj, kiuj helpas plenumi ilin.
Ekzamenoj: Por tiu supre menciita egalrajteco ni devas ankaŭ alstrebi en la nuna mondo la oficialajn lingvoekzamenojn laŭ la ses normigaj niveloj de la Komuna Eŭropa Referenckadro. Esperantaj ekzamendokumentoj egalrajtaj al aliaj fremdlingvoj certe helpas por multaj celoj. Farinte la necesajn antaŭpaŝojn, UEA/ILEI havas nun bonajn ŝancojn akiri akredititan lingvoekzamensistemon. Kompreneble ni devas zorgi poste ankaŭ pri la faka preparado, klerigado de la ekzamenkomisiitoj, do tio estos nova branĉo en la trejnsistemo de nia mondorganizaĵo.
Trejnkursoj: La trejnado de E-instruistoj kaj instruantoj devas esti garantiata je daŭro eĉ eksteruniversitate. La klerigejo en Germanio, Interkultura Centro Herzberg (ICH), donas sian fakan helpon por tio. Komisiite de ILEI ni strebas ellabori taŭgan modelon laŭ la klerigsesia sistemo de Germana E- Centro (GEC), kiu sukcese plenumas sian taskon jam de pluraj jaroj. La laŭŝtupa evoluo de tiu internacia kurs- kaj klerigejo okazas per celkonscia planado. Internacie konataj fakuloj helpas la kleriglaboron per prelegoj, konsiloj, fakaj materialoj. Estas bona koincido, ke abunda fakliteraturo, vidbendoj, diversspecaj instrumaterialoj ekzistas surloke en tutjare uzebla, bone ordigita biblioteko kaj gazetarkivo. Tio estas granda avantaĝo por la lernemuloj, ĉar faklibroj raras kaj estas ofte vere multekostaj. Surloke oni povas legi, studi kaj kopii en la teknike bone ekipitaj salonoj. La klerigsesioj okazas regule, ĉ. dumonate, la instrufakoj enhavas ekzemple la sekvajn temojn: historio, interlingvistiko, literaturo, metodiko, varbado, kulturo, gramatiko de E-o.
Krom tiuj semajnfinaj studsesioj en 2007 (www.ic-herzberg.de) estas ofertataj ankaŭ unusemajnaj klerigperiodoj, do jen la du plej gravaj:
1) 29.06-06.07.2007: Metodika Semajno kun edukado.net (Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge)
Metodiko en la praktiko. Internacia Metodika Semajno en Herzberg am Harz, la E-urbo — 29.06-06.07.2007 (aŭ nur 29.06-01. 07)
IPR 07/2»7
— pàgina 5 del PDF —
Temo: La stabo de la porinstruista retejo www.edukado.net prezentos sian metodologian programon kun la celo pliprofundigi la pedagogiajn kaj lingvoinstruajn lertojn kaj konojn de la interesatoj. Krom tio la partoprenontoj havos teorian kaj praktikan trejnadon pri kernaj demandoj de moderna lingvoinstruado; okupiĝos pri lingvopolitikaj demandoj kaj taksado laŭ la eŭropaj normoj; povos pruvi sian instruistan lerton per observado kaj prezento de lecioneroj. La trejnadon ni konsilas al praktikantaj instru. antoj de E-o kaj klubgvidantoj.
Partopreno: La seminario daŭros unu semajnon, sed eblas aliĝi nur al la longa semajnfino (29 vendredo-01.07 dimanĉo) aŭ al tiu kaj la sekvaj pliprofundigaj tagoj.
Kotizo: 70 EUR por aliĝantoj ĝis 31.05.2007 kaj por ILEI, AGEI kaj GEA- membroj; 80 EUR (aliĝdato post 01.06.2007) kaj por ne-ILEI-membroj (15 EUR rabato por studentoj malpli ol 27-jaraj, kaj GEA-membroj). Nursemajnfina partopreno eblas por 5096-oj de la kotizo.
Loĝado: aparte favorprezaj kondiĉoj por e-istoj en Herzberg (bv. mendi frue!): feriodomoj (min. 5-nokta restado kun samluantoj, sen matenmanĝo) ĉ.15-20 EUR, en hoteloj ekde 26 EUR/nokto/persono.
Aldonaj programeroj: E-projektsemajno en la loka gimnazio kun gimnazianoj (la lernojaro ankoraŭ daŭros!); Spectaculum (mezepok-stila urba festo en la historia kastelo); komuna ekskurso en la ĉirkaŭaĵo, Nacia Parko Harz kaj arbara rostadfesto kun lokaj e-istoj. Informoj, detaloj pri la urbo: http://www.herzberg.de, pri la loka organizanto: http://ic-herzberg.de. Aliĝo (ankaŭ rete): Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, Tel, faksilo: 0049-(0)5521-5983, «esperantozentrum(Qweb.de»
2) 28.09-03.10.2007. Oktobraj Pedagogiaj Tagoj (TORPEDO-3) Landa Sekcio de ILEI (AGEI) alvokas al TORPED-o 3 en Herzberg Fakkunsidoj, trejnkursoj: instruado, varbado, interreto. Ĉeftemoj, invititaj prelegantoj, kursgvidantoj: 1. instrumaterialoj/helpiloj, uzo de modernaj iloj por efika instruado 2. trejnkurso por ekzamenantoj (Gerald Tucker, Germana E-Instituto) 3. vojo por fariĝi Cseh-instruisto (Atilio Rojas, Internacia E-Instituto) 4. modernaj programoj, komputilo por E-instruado (Chuck Smith) 5. publikaj rilatoj kaj publika varbado (Carsten Mischke) Partoprenkotizo (semajnfina studprogramo): 30 EUR (por GEA kaj ILEI, AGEI membroj, ĝis 30a junio); 35 EUR (ĝis 3la aŭg.); 40 EUR (poste).
IPR 07/2»8
Por ne-membroj 5 EUR krompago, ĉiu posta tago 10 EUR (por membroj 9 EUR). Viajn preleg- kaj kontributemojn bv. anonci ĉe: Zsofia Korody.
Ekzamenoj en Germanio
1. GEA/GEI ekzamenoj okazos dum TORPED-o 3: B-ekzameno pri lingva kapableco, C-supera ekzameno pri lingva kapableco
2. UEA/ILEI ekzamenoj (elementa kaj meza niveloj) okazos dum IS en Wirzburg, 27.12-03.01.2008. Bv. ĝustatempe anonci vin indikante la deziratan ekzamentipon kaj nivelon ĉe Interkultura Centro Herzberg.
Estrara raporto 2006
1. Instrukapabligado
1.1. Daŭre estas realigata la projekto „Flugiloj de malfacila vento” kunlabore kun TEJO kaj E(QI. Nova iniciato por la plifortigo de la projekto estas „Gvidu la ”Flugilojn”” — por trejnado de novaj gvidantoj de seminarioj de „Flugiloj”.
1.2. Kunlabore kun la Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo de UEA kaj kvar sekcioj de TEJO en Afriko estas realigata projekto „Instruistoj de E-o por Afriko”.
1.3. En Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznan estas planata metodika fako en la tria studjaro kun subteno de ILEI.
1.4. Interkultura Centro Herzberg (ICH), Germanio, ofertas kursojn por pluklerigado de instruistoj. Interkonsente kun ILEI, dum la jaro 2007 ICH evoluigos kaj testos modulan (plurseminarian) sistemon de kapabligado de E-instruistoj.
2. Plia modernigo de lernado, instruado kaj ekzamenado de E-o
2.1. Neformala laborgrupo de IEK, ILEI, UEA kaj AdE kun forta kunlaboro de edukado.net starigis kontakton kun la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj ricevis tradukpermeson por la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por Lingvoj: Lernado, Instruado kaj Taksado. Rezulte estis publikigita en E-o broŝuro pri KER entenanta la unuan ĉapitron, tabelon de la referencniveloj kaj memtaksilan normaron de KER.
2.2. Teamo el Sveda E-Instituto komencis kreadon de Eŭropa Lingva Dokumentujo (ELD) — Modelo por Esperantistoj.
IPR 07/279
— pàgina 6 del PDF —
2.3.
24.
PARCO
2.6.
Pluaj paŝoj estas planataj por evoluigi diversnivelajn ekzamenojn pri E-o laŭ la kriterioj kaj normoj de KER. Dume IEK prizorgas la ekzamenojn laŭ la ekzistanta sistemo.
ILEI daŭre subtenas klerigajn aranĝojn de siaj sekcioj kaj kunlaborantaj institucioj. Pri sia agado dum la jaro la sekcioj informadis tra IPR kaj retlistoj de ILEI. Estraranoj de ILEI partoprenis en realigado de ISLA-2006 (Internacia Somera Lernejo en Armenio, aparte grava por la plifortigo de ILEI-agado en la okcidenta kaj centra Azio), Pedagogiaj Tagoj de la ILEI-Sekcioj en Hungario kaj Nederlando, komencaj kaj progresigaj kursoj kaj metodika seminario en Danio kaj pedagogia seminario de Sveda E-Instituto. Aliaj iniciatoj estas entreprenataj por enkonduko de E-o en lernejojn, inter kiuj elstaras Lingvolanĉilo (Springboard to languages) en Britio kun klopodoj disvastigi ĝin internacie, kaj lerneja kunlaborprojekto AKEL-2.
Notindas retprojektoj /ernu.net kaj NESTO por elektronika lernado kaj edukado.net por subteno al instruado kaj lernado de E-o, kiujn ILEI morale subtenas.
Organiza plifortiĝo, tutmondiĝo kaj malfermiĝo
dike
3.2;
3.3.
3.4.
ILEI plifortigas sian agadon en Afriko kaj Azio. Per la Koleghelpa Kaso estas subtenata plifortigo de sekcioj en malriĉaj landoj. La favora kotizkategorio kiu inkludas abonon al reta revuo anstataŭ la papera, praktike ebligis pluekziston de sekcioj en iuj malriĉaj landoj, ekzemple Rumanio kaj Albanio. Tamen restas la problemo de kelkaj malaktiviĝintaj sekcioj kaj reprezentantoj, precipe en malriĉaj landoj.
Per la projektoj „Flugiloj de malfacila vento” kaj „E-instruistoj por Afriko” kaj kunlabore kun TEJO kaj EQI, ILEI plijunigas sian membraron.
ILEI daŭre partoprenas en Unesko-agado kaj kunlaboras kun FIPLV. Reprezentantoj de ILEI partoprenis en tutmonda kongreso de FIPLV junie en Gotenburgo, Svedio.
Novaj formoj de malfermiĝo estas evoluigataj per la konferenca agado, precipe la dumkonferenca simpozio kiu plifaciligas kontakton kun la loka neesperantista medio, plejparte celante universitatan medion de la konferenclando.
IPR 07/2»710
T
4. Informado
4.1. Funkcias la retejo de ILEI kun pli-malpli akurate aktualigataj informoj el la ILEI-vivo.
4.2. Internacia Pedagogia Revuo (IPR) regule aperas kvar fojojn jare kiel faka revuo kaj organiza informilo. La materialoj de IPR legeblas ankaŭ rete en la rethejmo de ILEI.
4.3. La revuo por bazlernejanoj Juna Amiko (JA) daŭre aperas tri fo- Jojn jare aperigante siajn materialojn ankaŭ rete en kunlaboro kun lernu.net. Laŭ decido de la Estraro de ILEI kaj interkonsento inter la redakcio de JA kaj teamo de la projekto „Lingvolanĉilo” la revuo estonte subtenos ĝin kaj publikigados materialojn el, pri kaj por la projekto. La samo povas validi por la projektoj FRINGOJ, AKEL kaj aliaj lernejaj E-projektoj.
5. Konferenco
5.1. La 39-a konferenco de ILEI okazis en julio 2006 en Parmo. Krom la tradicia konferenca programo stabiliĝis la novaj programeroj Lingva festivalo kaj Simpozio pri la konferenca temo. En la seminaria programo, krom la jam tradicia seminario de Interkulturo, unuafoje por ILEI-konferencanoj okazis seminario pri projektmastrumado.
5.2. En la jaro 2006 ILEI faris organizajn kaj antaŭpreparajn paŝojn por la konferencoj en 2007 (Ranzan, Japanio) kaj 2008 (Portonovo, Benino — la unua konferenco aŭ kongreso de iu tutmonda esperantista organizaĵo okazonta en Afriko).
5.3. La ILEI-estraro decidis lanĉi publikan konkurson por elekti organizantojn de estontaj konferencoj’.
6. Scienca kaj universitata agado 6.1. Ekde la jaro 2006 funkcias Scienca Komitato de IPR kun la celo plialtigi la kvaliton de fakaj artikoloj en la revuo kaj plifortigi la motivojn por utiligado de E-o en la pedagogiaj sciencoj kaj praktiko. 6.2. La dumkonferenca simpozio montriĝis grava kaj utila por evoluigo de eksteraj kunlaborrilatoj de ILEI en la universitata medio
1 ‘ La estraron Jam nun kontaktis 3 landoj pri tiu konkurso.
IPR 07/2»11
— pàgina 7 del PDF —
kaj instigo al utiligado de E-o en scienca agado. Estas planata eldono de speciala kajero de IPR kun simpoziaj prelegoj.
6.3. ILEI havas plej proksimajn planojn komenci kunlaboron kun AIS kaj ISAE, kun kiuj estas diskutataj la formoj de kunlaboro.
7. Lerneja agado
La Lerneja komisiono de ILEI turnas la atenton al subteno kaj plifortigo de lernejaj projektoj kiaj estas: la brita projekto „Lingvolanĉilo”, agado de la Internacia Laborgrupo „Lingvolanĉilo” kaj ĝia iniciato/projekto „Interkultura kaj multlingva dialogo per neŭtrala lingvo, inter la eŭropaj lernejoj”, daŭrigo de la projekto AKEL-2 kaj revivigo de la projekto AKEL-1, subteno al la projektoj „Infanoj ĉirkaŭ la mondo” kaj „InterKulturo”.
8. Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA
8.1. Ekde aŭgusto 2006 oficas novelektita Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Krom organizado de ekzamensesio kaj preparado de ekzamenmaterialoj, la nova IEK faris paŝojn por renovigo kaj kompletigo de IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro), proponis plibonigojn de la Ekzamena regularo, aprobis sian Organizan Regularon kaj partoprenis en diskutoj pri la bezono modernigi la ekzamensistemon konforme al la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj kaj Eŭropa Lingva Dokumentujo.
8.2. IEK poluris la tekston de la gvidilo pri la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA, kaj restas la tasko definitivigi ĝin.
8.3. En la jaro 2006 okazis 4 sesioj de Internaciaj ekzamenoj: en St. Andreasberg (Germanio kadre de Printempa Seminario Internacia), en Florenco (Italio, kadre de UK), en Herzberg (Germanio) kaj en Dobrichovice (Ĉeĥio).
Kompilis: Radojica Petroviĉ, prezidanto
Kontribuis: Mihai Trifoi, lerneja agado
Aida ĈiZikaite, estrarano pri konferencoj kaj scienca agado Probal Dasgupta, prezidanto de IEK
IPR 07/2» 12
INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA
Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE)
31.03.2007
Argentino: ALANIZ, Teresita Inĉs
Armenio: ARAKELJAN, Karine; ELBAKJAN, Araksja
Aŭstralio: BISHOP, Jennifer
Barato: DASGUPTA, Probal
Benino: CODJO, Jean
Belgio: KOCIEBA, Iwona; WITDOECKT. Flory
Brazilo: ANDRADE ALVES, Filho Aristophio; PRISCOTIN MENDES, Neusa; VALLE, Fabricio
Britio: BOULTON, Marjorie; GUBBINS, Paul; WELLS, John
Bulgario: BOJAĜIEVA, Eva
Ĉeĥio: CHRDLE, Petro; MALOVEC, Miroslav
Ĉinio: HAN Zuwu; HU Guozhu; LI Weilun
Danio: KIRSCHSTEIN, Wolfgang
Ebura Bordo: DOUMEGNON, Koffi; KOUABLAN, Kouassi Antoine; YASSI, Ambroise
Francio: BAVANT, Marc; LO JACOMO Francois
Germanio: EMMERICH Andreas; FISCHER Rudolf; KORODY, Zsofia; KRONENBERGER, Albrecht; TRENNER, Sabine; WIBROW Dennis; ZILVAR Peter
Hispanio: CASQUERO DE LA CRUZ, Augusto; GIMENEZ GARCIA, Juan A.; GUTIERREZ ADURIZ, Miguel; MARTIN, Pedro M.
Hungario: MACGILL, Stefan; NEMETH Jozsef; SZILV ASI Laszlo
Irano: TORABI, Reza; MAMDUHI Ahmad Reza; SAYADPOUR Keyhan
Italio: CORSETTI, Renato; DE LORENZI, Carla, OBERRAUCH MADELLA, Luigia
Japanio: KAWANISHI Tetsurou; KIKUSHIMA Kazuko (Krizantemo); SUZUKI Masumi
Kanado: FETTES, Mark; HOPKINS, Paul
Korea Respubliko: LEE Jung-kee; MA Young-tae; SO Jinsu
Kostariko: LEONI DE LEON, Jose Antonio
Kroatio: BELOŜEVIC, Marija; STIMEC, Spomenka
Kubo: GUTIERREZ, Maritza; HERNANDEZ ANGULO, Julian; JIMENEZ BATISTA, Hector
Madagaskaro: FIDILALAO, Henriel; RALALARISOA, Justine
Nederlando: BERVELING, Gerrit; DE VRIES Arjen-Sjoerd; HAVEMAN, Roel; JANSEN Wim; KOVATS, Katalin; LELARGE, Sylvain; MOERBEEK, Robert; ONET, Ionel; ORELLANA ROJAS, Atilio
Pollando: KOUTNY, Ilona; MAJERCZAK, Maria
IPR 07/2»13
— pàgina 8 del PDF —
Rusio: MELNIKOV, Aleksandr
Serbio: PETROVIC, Radojica
Slovakio: NEMEC, Vladimir
Svedio: EMANUELSSON, Agneta; FORSMAN Lars; LINDBLOM Roland
Svislando: GACOND, Claude; GROSJEAN-ROBERT, Mireille; MOLNAR Monika; VON BUEREN Jean-Thierry
Tajvano: KHEIR-KHAH Reza
Togolando: AGBEMADON-ATTIOGBE, Mensah Biova; GBEGLO, Koffi; SAGBADJELOU, Kokou
Ukrainio: AUDERSKAJA, Tatjana; HORDIJENKO, Volodimir; DANILJUK Nina
Usono: BROZOVSKY, Joel; CHARTERS, Duncan; KOLKER, Boris; MAXEY, Bill; MILLER, Lee; SHLAFER, Aleksandr
Vjetnamio: NGUYEN Xuan Thu
Zimbabvo: MAZODZE, Oliver
Instrukapabligo: trejnseminario Flugiloj de malfacila vento dum IS, Paderborn, Germanio 27.1 2.2006-03.01.2007
Ĉar la seminario Flugiloj dum IS 2005/2006 en Germanio pritraktis ĉefe la gramatikajn malfacilaĵojn de E-o, la nuna celis metodikon kaj metodikon en la praktiko. Laŭ la peto de la IS-organizantoj mi ellaboris lecionojn pri diversaj instrumetodoj, pri lerniloj kaj kursmaterialoj, praktikado de E- instruado, kursorganizado, ekzamenoj/pritaksado, ktp. aldonante personajn spertojn de pli ol 25-jara E-instruista laboro. La programo enhavis tri partojn kaj la seminario sekvis la jenan skemon:
Gramatiko — Lingva perfektigo: por instrui lingvon gravas mem profunde koni ĝin.
Teorio — Konsiloj por junaj instruemuloj, transdono kaj interŝanĝo de spertoj pri lingvoinstruado, diskutado pri metodoj/didaktiko/ekzercoj/ instrumaterialoj.
Praktikado — La partoprenantoj preparis materialojn, skizojn por antaŭe interkonsentita parto de leciono kaj gvidis lecionon, dum aliaj seminarianoj kun jam sperta instruanto observis la instruadon kaj filmis kelkajn partojn por posta rerigardo kaj analizo.
Tio estis io nova por Flugiloj, sed nepre rekomendinda, ja oni multe lernas farante kaj el propra provado.
IPR 07/2»14
La seminarion partoprenis naŭ personoj, sed bedaŭrinde neniu povis sufiĉe regule ĉeesti la serion de lecionoj — pro gravaj organizaj devoj kaj aliaj paralelaj programeroj. – Feliĉe ni povas oferti al la interesitoj daŭrigon, vizitadon de instrukapabligaj, metodikaj kursoj, seminarioj en Interkultura Centro Herzberg. La jarprogramo por 2007 estas trovebla ĉe http-//ic-herzberg.de/ (Programkalendaro). Aparte ĝojigis min la partopreno de ses kandidatoj en la t.n. „ekzameno pri lingva kapableco” (nivelo B en la ekzamensistemo de la 100-jara GEI, Germana E-Instituto.) Tio povas esti grava ŝtupo por kelkaj preparantaj sin al la trapaso de meza ekzameno de UEA/ILEI. Tion ni planas oferti dum IS 2007/2008 en Wiŭrzburg. Dankante al la organizantoj kaj aktivaj partoprenintoj de tiu seminario: Zsofia Korody, ILEI-estrarano pri instrukapabligo
LA 1-a TREJNADO „GVIDU LA ‘FLUGILOJN’!”
La 27-31-an de decembro 2006 enkadre de la Ago-Semajno (AS-4) en Nowy Sacz (Pollando) okazis la 1-a Trejnado „Gvidu la “Flugilojn”!”, kies celo estis eduki junajn gvidantojn por la porinstruista seminario „Flugiloj de Malfacila Vento” (FMV). La trejnado estis gvidata de Irina Gonĉarova kiel konsilanto pri administraj aferoj kontribuis Peter Baldz. Unufoje pri ILEI-projektoj kaj ties financado rakontis la ILEI-kasisto Sjoerd Bosga. Kiel trejnatoj partoprenis 6 personoj, po unu el Brazilo kaj Hispanio kaj 4 el Rusio. Tiuj estis gejunuloj kun pedagogia aŭ/kaj lingvistika klero, kun diversgranda instruista sperto, libere parolantaj en E-o kaj pretaj dediĉi sin por gvidado de la seminario „Flugiloj de Malfacila Vento” enkadre de eistaj aranĝoj. La laboro pasis dum 4 tagoj kaj konsistis el 4 poduhoraj se- Soj. Estis traktitaj la sekvaj temoj: administrado de FMV, financaj konceptoj de la projekto „Flugigi la Flugilojn”, partoprenantaro de FMV, kiu rajtas ricevi la Ateston de FMV, kiel kaj kion instrui dum FMV, planado de 2007. Cio estas dokumentita kaj atingeblas rete. Dum la 3-a laborago la partoprenantoj demonstris antaŭ la kolegoj kaj interesiĝanta publiko Au 15-minutan lecion-fragmenton. La sekvan tagon okazis analizo kaj si ~n o de tiu ĉi laboro. Oni traktis ankaŭ ĉies sukcesojn pri plenumado de
nistraj taskoj, ricevitaj kaj faritaj enkadre de „Gvidu-1” (protokolado,
IPR 07/2715
— pàgina 9 del PDF —
verkado de instrukcioj, preparo de la publikaj elpaŝoj, kolektado de ILEI- kotizoj ktp.). Jam dum AS por la gvidantoj de „Flugiloj” unu el la studantoj funkciigis specialan dissendoliston.
La ĉefaj konkludoj de la komunaj pridiskutoj estis la jenaj:
„Flugiloj de Malfacila Vento” estu la seminario por instruemaj e-istoj de TEJO-aĝo, kun minimume mezlerneja klero kaj minimume meza E-lingva nivelo, kiu kontentige pasis la aliĝan antaŭtaksadon. La kvanto de la partoprenantoj estu inter 8 kaj 20 gejunuloj. Por atingi la Ateston la seminariano devas partopreni minimume 4 el inter la 6 lecionoj; montri teoriajn sciojn pri iuj metodikaj temoj; sukcesi pri la gramatika kontrolo; prezenti lecioneron; pagi ILEI-kotizon por la kuranta jaro.
„Flugiloj de Malfacila Vento” konsistu el 3 metodikaj kaj 3 gramatikaj poduhoraj eroj. La prioritata estu la metodika parto, tamen la gramatika restu, ĉar ankaŭ ĝi povas esti traktata de la metodika vidpunkto. Por la gramatika parto la gramatika gvidonto elektu el la 12 temoj, kiuj estis difinitaj. La nepraj programeroj de FMV en la metodika parto estu: skiza prezento de diversaj instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de la leciono; informo pri lerniloj, rimedoj, ret-ligoj.
Aliaj temoj, koncernantaj instruadon (varbado, organizado de E-kursoj, instruaj projektoj ktp) estu ekster FMV. De administra vidpunkto estis pridiskutitaj kaj priskribitaj ĉiuj paŝoj de la sukcesa FMV-organizado. Por realigi la seminarion bezonatas 3 funkciuloj: administranto, gvidanto de la metodika parto, gvidanto de gramatika parto. Ĉiu partopreninto de „Gvidu” estis trejnita kiel administranto kaj ĉiu difinis sian gvidotan terenon kiel metodikisto aŭ gramatikisto. La koncernan Ateston ricevis ĉiuj partoprenantoj de la „Gvidu-l”. Pri metodiko kaj administrado: Xose Conde Llinars, Gonĉarova Svetlana, Osincev Aleksandr, Sakaeva Diana kaj Leandro Souza Moreira; pri gramatiko kaj administrado: Grustnev Kirill. Malgraŭ tio, ke ĉiuj 6 „Gvidu”-partoprenintoj esprimis deziron jam en la jaro 2007 praktiki gvidadon de FMV, oni venis al la konkludo, ke bezonatas ankaŭ praktika staĝado ĉe spertaj FMV-gvidantoj. Tiu staĝado okazos somere de 2007 dum Eŭropa Esperanta Kongreso en Maribor (Slovenio), kiu jam invitis la „Flugilojn” en sian programon.
Por la seminario „Flugiloj de Malfacila Vento” estis rekomenditaj la amasaj E-aranĝoj: EEK (junulara programo), IJK, IJS (Hungario), IS (Germanio), IJF (Italio), SEJT (Rusio) kaj ajna amasa E-aranĝo, kiu invitos FMV kaj pretos kunsolvi ties organizajn taskojn. La lastaj inkludas ankaŭ financan
IPR 07/2716
kompenson de loĝado kaj manĝado por 2 FMV-gvidantoj; povas okazi iuj kromaj financaj interkonsentoj, ekzemple, pri parta financado de la staĝantoj. La 1-a trejnado „Gvidu la “Flugilojn”!” pasis sukcese. Se troviĝos partoprenantoj, ĝi povos okazi dum ASo ankaŭ ĉi-jare.
Irina Gonĉarova (Rusio), gvidanto de la trejnado
Forumo pri la Komuna Eŭropa Referenckadro
En Eŭropa Unio la membroŝtatoj havas memstaran instrupolitikon, sed estas neevitebla politika kaj praktika bezono „harmoniigi” ankaŭ ĉi-terene la agadon de la membroŝtatoj. Deklarita valoro por ili estas la plurlingveco, t.e. principe neniu lingvo rajtas superregi la aliajn unuflanke, aliflanke la diversaj edukaj sistemoj devas ebligi al la civitanoj iĝi plurlingvaj. La moveco de la civitanoj necesigas krom la kono de diversaj lingvoj ankaŭ la komparon de diversaj diplomoj, atestiloj — nivelojn de lingvokono. El tiuj necesoj naskiĝis en 2001 la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo. Ses jarojn post ĝia publikigo venis la tempo trarigardi, kiujn efikojn ĝi havis je la diversaj rolantoj de la edukado. La sukceso de KER estas grandega: la eŭropaj landoj diversgrade- kaj tempe adaptis diversajn erojn de la edukaj sistemoj al ĝi. Ĝi plej vaste uzatas en la taksado: en la ekzamenoj ĉe la fino de mezgradaj studoj, sendependaj lingvaj ekzamenoj, Eŭropa Lingva Dokumentujo. Same gravan rolon ĝi havas dum la ellaborado de instruprogramoj pri lingvoj. Kiel la nomo mem montras, ĝi volas esti kadro, kaj ne deviga normo. Unu el la ĉefaj demandoj estas, vidante ĝian popularecon, ĉu oni sukcesos respekti tiun econ, aŭ ĝia uzo kondukos al uniformiĝo en la instruado de lingvoj. Alia problemo restas ĝia apliko ekzemple en la ĉiutaga pritaksa praktiko, ja en la eŭropa lerneja kulturo tre profundan tradicion havas la taksado per notoj. Al tiu interregistara forumo estis invititaj kelkaj neregistaraj organizoj, inter ili UEA/ILEI. Tiu partopreno donis novajn spertojn kaj kontaktojn por la estontaj tiuterenaj kunlaboroj kaj projektoj, pri kiuj la laborgrupo de UEA kaj ILEI estas plu laboranta. La artikolon vi povas elŝuti en la Legejo de www.edukado.net: serĉu la temon Eŭropa Lingva Dokumentujo aŭ entajpu hitp://www.edukado.net/ pagina/Legejo/149//4691.
Marta Kovacs, «bdg.kovacs.marta(dgmail.com»
IPR 07/2»7 17
— pàgina 10 del PDF —
La eduka lingvopolitiko de la Konsilio de Eŭropo
Ĝi aktuale celas la promociadon de la:
SOCIA KOHERO:
la egaleco de ŝancoj koncerne la individuan disvolviĝon, la edukadon, la dungiĝon, la movecon, la aliron de informoj
PLURLINGVECO:
ĉiu civitano de Eŭropo havas la rajton akiri iun nivelon de komunika kompetenteco en pluraj lingvoj, iam ajn vivlonge kaj laŭ
la propraj kaj la kulturan riĉiĝon dependas bezonoj de la eblo je vivlonga LINGVA DIVERSECO: lernado de lingvoj
Eŭropo estas multlingva kontinento kaj ĉiu ĝia lingvo havas la saman valoron kiel ilo de komunikado kaj esprimo de identeco. La Konvencioj de la Konsilio de Eŭropo garantias la
rajton uzi kaj lerni lingvojn
RECIPROKA KOMPRENIĜO:
la interkultura komunikado kaj la akcepto de la kulturaj diferencoj baziĝas sur la eblo lerni aliajn lingvojn
DEMOKRATIA CIVITANECO: la partopreno en la demokratia kaj socia procedoj de la multlingvaj socioj estas faciligata per la plurlingva kompetenteco de ĉiu civitano
Pri la eduka lingvopolitiko de la Konsilio de Eŭropo laboras du centroj: la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo (Francio) okupiĝas ĉefe pri teorio kaj la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj en Graz (Aŭstrio) pri la apliko.
La Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo” estras programojn de interregistara kunlaboro, la ĉefaj projektoj celas ellabori edukan lingvopolitikon kun speciala akcento pri la:
? www.coe.int 3 : www.coe.int/lang
IPR 07/2»18
e plurlingveco;
e komunaj eŭropaj referencnormoj pri lingvokono;
e rajtoj kaj respondecoj en la instruado de lingvoj. La programoj de la Departemento rezultigis plurajn rekomendojn kaj rezoluciojn de la Komitato de Ministroj kaj Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo.
Inter la projektoj de la Lingva Departemento estas/os vaste konataj:
— la Eŭropa Jaro de la Lingvoj (organizita kun Eŭropa Komisiono en 2001) kaj la Eŭropa Tago de Lingvoj“
— la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj Eŭropa Lingva Dokumentujo (ELD)” (por priskribi lingvajn kompetencojn kaj proponi komunajn eŭropajn referencnormojn en la lingvoinstruado (vd. pli detale en IPR kaj IPR 1/075)
— Biografio de interkulturaj renkontiĝoj estas nun ellaborata.
Krome ekzistas 2 gravaj programoj kiuj koncernas ĉefe lingvopolitikistojn: — De la lingva diverseco al la plurlingva instruado: Gvidilo por la ellaborado de eduka lingvopolitiko en Eŭropo en kies kadro la Konsilio de Eŭropo proponas helpon je 3 niveloj (ŝtato, regiono, urbo), koncerne ĉiuspecajn lingvojn (nacia/oficiala aŭ fremda aŭ minoritata aŭ mig- |. rula) por ellabori Profilon pri kaj la rekonon de lingvoj kaj lingvaj eduka lingvopolitiko. variantoj, sendepende de ilia bildo en — Lingvopolitiko serve al la la socio
demokratia civitaneco kaj | e la respekton de la kulturoj esence socia inserto (2006-2009), kiu ligitaj al lingvoj kaj de aliula lingva koncentriĝos je la lerneja ling- identeco
VO (lingvo kiel studobjekto, | “ la kapablon percepti kaj apliki la lingvo kiel ilo de la instrmado ligon inter lingvoj kaj kulturoj
kaj lernado de la aliaj stud- e la ĝeneralan integran aliron de la lingvoinstruado en la instruprogramoj
La plurlingva edukado kuraĝigas:
e la konsciiĝon pri la kialo kaj kielo en la lernado de la elektitaj lingvoj
e la konsciiĝon pri la transigeblaj
kompetentecoj kaj pri la reutiligeblaj
lingvolernaj kapabloj
la respekton de aliula plurlingveco
4
„ Wwwcoe.int/jel
Ev. coe.int/portfolio Por pliaj informoj en E-o: www.edukado.net
IPR 07/2»19
— pàgina 11 del PDF —
objektoj, la eblaj konverĝoj inter la lerneja(j) lingvo(j) kaj modernaj (‘fremdaj”) lingvoj kaj ĉiu(j) alia(j) lingvo(j) de la lernanto). La Departemento proponas helpon al la ellaborado de edukpolitiko ankaŭ pri minoritatoj respektive plenkreskaj enmigrintoj. | La Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj’ (ECML) celas la praktikan aplikon de la lingvopolitiko, promociante la novigojn en la lernado kaj instruado de modernaj lingvoj, tra la klerigado de multiplikistoj fare de esplorprojektoj ligitaj al ĝia programo. | La titolo de ĝia tria mezlonga programo (2008-201 l) estas: Valorigo de lingvaj profesiuloj: kompetentecoj — retoj — efikeco — kvalito. Ĝi kovros kvar temarojn: — taksado;
— kontinuo de lingvolernado;
— enhavoj kaj lingva edukado;
— plurlingva edukado. | Oni atendas projektproponojn de edukaj lingvopolitikaj profesiuloj el la membroŝtatoj. La proponitaj projektoj devos alporti konkretan kaj novigan kontribuon al la instru- kaj lernpraktiko de lingvoj en Eŭropo, kontribui al la ĝeneralaj celoj de la programo, konformi kaj al la misio de la Centro kaj al la valoroj de la Konsilio de Eŭropo.
Ĉu eterna Babelo aŭ ekzistas eliro?”
Havas nenian sencon plue prokrastadi. Kiu ankoraŭ ne vidas, kio estis evidenta jam antaŭ jarcentoj, nome: trans lingvolimoj multlingveco kruele malhelpas liberajn interhomajn kontaktojn (kaj ho, kiom-foje oni profitis de lingva surdmuteco por misinformi alilingvulojn!), tiu ne povas racie prijuĝi la aferojn aŭ, simple, ne volas vidi la sekvojn, kiuj montriĝis en la pasinteco kaj kiuj nun centoble pli ofte aperas ĉiutage.
Kion, do, klare vidi, kompreni?
7 www.ecml.at | ‘ $ La originala artikolo verkiĝis hungare por la plej granda hungara taggazeto, Sec oni ne aperigis ĝin. Eble vi povas traduki ĝin al via nacia lingvo kaj provi == aperigon en aliaj, pli malfermitaj naciaj gazetoj de pli liberpensaj landoj. Sed ani2
ol vi komencus la tradukadon, vizitu la Legejon de www.edukado.net, kie vi pova$
trovi la artikolon jam en 10 diversaj lingvoj: http:/www.edukado.net/pagina/
Legejo /149/418467 — NdlR
IPR 07/2720
—
La gepatra lingvo estas la plej grava portanto de la vivmaniero kaj kulturo de ĉiu popolo. Se lingvo malaperas, en relative mallonga tempo forgesiĝas grandparte, kelkfoje tute, la historio kaj kulturo de la koncerna etno. Evidente ĉiu popolo volas konservi sian lingvon, kies perdo egalas ja la pereon de la etno. El ĉio ĉi sekvas: se oni volas konservi la buntecon de kulturoj (ĉar ĉiu el ili estas parto kaj fonto de la tutmonda kulturo), tiukaze oni ne povas konstati ilian pereon kun „sobra objektiveco”. Sciu, ke nuntempe pli ofte ol antaŭe malaperas malgrandaj lingvoj, kiuj konservas, pli ĝuste: konservis, spertojn kaj memorojn de forpasintaj jarmiloj. Kaj ni, eksteruloj — ĉar ni ankoraŭ ne sentas nin koncernataj — apenaŭ atentas pri ili, ja tiom da malnovaĵoj perdiĝas ĉirkaŭ ni, sekve ne pripensante sufiĉe ni opinias: tio estas evidenta sekvo de la progreso.
Mi petas vin, kara leganto, ne fariĝi tiel supermoderna, bonvolu iom mediti pri tio, ĉu ĉio evoluas en ĝusta direkto. Racia kontrolo neniam malutilas. Unu konstato estas certa: la nuntempa komunikado ne similas eĉ tiun de la 19-a jarcento, eĉ por ne mencii la pli fruajn epokojn, kiam la individuo — krom kelkaj esceptuloj — vivis en preskaŭ plena izoleco. Male, hodiaŭ oni ne povas sin tiel kaŝi, ke ne altrudus sin ĉiuhore la vasta mondo. Tio ne estas sortobato, male, ni ĝoju pri tio, ke ni povas finfine trovi nian komunan trajton, identecon.
Kiel manifestiĝas la revolucia ŝanĝo en la komunikado, lingvouzo? La komunikiloj fariĝis multspecaj, rapidaj kaj preskaŭ kapablaj pensi. Sed kiel aliformiĝis la lingva komunikado, kiel tie prezentiĝas la ŝanĝoj? Tie okazis preskaŭ nenio. Ĉiam ankoraŭ dominas la sama principo, kiu regis antaŭ jarmiloj: por transnacia komunikado servas la lingvo de la ekonomia kaj politika grandpotenco aktuale plej forta. Neŭtrala ekstera observanto certe indignus — kaj li sendube pravus —, ke pere de internacia komunikado enspezas miliardojn ĝuste tiuj landoj, kiuj eĉ sen tio estas relative riĉaj (mi ne envias al ili) kaj la malpli sukcesaj elspezas miliardojn el siaj malriĉaj buĝetoj por esti kapablaj almenaŭ hontinde balbuti trans la landlimoj.
Kia egaleco estas tio? Nun, kun aparta atento necesas pensi ankaŭ pri la lingva egaleco, kiu surpapere jam delonge ekzistas, sed por kiu decida paŝo tiudirekta ĝis hodiaŭ ne okazis. Ni kondutas, kvazaŭ ne ekzistus alia solvo, kvazaŭ la tradicia „celkonforma” heredaĵo de jarmiloj estus la unusola irebla vojo.
Kia lingva egaleco estas tio, kiam iuj popolanoj devas lerni du-tri fremdajn lingvojn kaj, kompreneble, tiom ne sufiĉas (!), dum aliaj — kiel ekzemple Britio — ĉesigas la devigan instruadon de fremdaj lingvoj, ĉar por tio
IPR 07/25721
— pàgina 12 del PDF —
MJ
nuntempe granda bezono ne montriĝas, ĉi-terene oni povas do ŝpari. Kaj praktike ili pravas. En la nuna sistemo ili facile prosperas, dum aliaj suferegas pro ĝi. Kio estas antidemokratia en tiu ĉi interkomunikado? Tio, ke estas elektitaj unu-du, eble kelkaj naciaj lingvoj, sed ni tuj aldonu: ne pro lingvaj valoroj (laŭ tiu principo pluraj centoj el ili taŭgus!) kaj ili estas levitaj super la ceterajn, sekve ili estas tiel aŭ aliel altruditaj al alilingvaj nacioj. Altrudo mi konsideras ankaŭ, kiam iu memvole, kun ĝojo elektas iun lingvon, ĉar li konscias, ke sole tiel li povos plenumi la postulojn, kaj ke la elektita lingvo grave faciligos lian karieron. Kial tiu ĉi vojo estas maljusta? Krom la supre menciita ekonomia malegaleco ĝi estas antidemokratia ankaŭ pro tio, ke la lingvo — estante portanto de la koncerna etna kulturo — plialtigas la rangon de la nacio, ĉar lingvo ne estas lernebla sen alproprigo de ties nacia kulturo. Kio ne estas konata, tio ne estas aprezata; kio estas konata, tio ĉiam estas por la individuo valora kaj utila. La instruado de fremdaj lingvoj grave kontribuas al nereala, iom falsa prezento de la tuthomara kulturo. Kie troveblas do la solvo, se ĝis nun la historio ne alportis alian ekzemplon? Ĉu ekzistas, entute, demokratia solvo? Feliĉe la homaro — almenaŭ ties fervore idealista parto — ĉiam rigardas antaŭen. De antaŭ jarcentoj ĝi serĉas eliron. Relative rapide ĉiu pensulo unuanime venis al konkludo, ke neniu nacia lingvo taŭgas por transnacia komunikado justa, la elektita lingvo akiras ja grandegan avantaĝon nejustan. Kaj, se taŭga lingvo ne ekzistas, necesas ĝin krei, diris ili ĉiuj. Tiel ekestis aro da artefaritaj lingvoj. Juĝante ilin per ĉi-epoka cerbo, oni trovas inter ili tre primitivajn kaj ankaŭ ege atentindajn. Ĝenerale ĉiu radikala nova ideo estas renkontata, kvazaŭ tradicie, kun forta kontraŭstaro. Neŭtrala transnacia lingvo ne estas escepto. Multaj — kaj troviĝas inter ili alte respektataj personoj — deklaris, ke lingvo ne estas artefarebla. Tio en si mem estas absurdaĵo, ja ekzistas centoj da kontraŭaj ekzemploj, vidu la sennombrajn tiel nomatajn sekretajn, koditajn lingvojn, kies aŭtoroj estas vaste konataj, kaj krome, iu ajn el ni povas entrepreni tian taskon. Sciu, cetere, ke ĉiu lingvo, ŝajne spontane evoluanta, estas artefarita, modifata, korektata en certaj epokoj kun celkonscia intenco. Kiel ĉiam, inter eksperimentoj aperas kreaĵo, prezentanta plej taŭgan solvon, kaj krom tio, ni trovas nin en favora situacio, t.e. ni jam posedas lingvon, kiu dum la pasintaj 119 jaroj fariĝis vivanta lingvo de komunumo, konsistanta el multaj diversaj nacianoj. Ĉiu aŭdis pri ĝi, tiu Ĉi lingvo estas
IPR 07/2»22
Esperanto. Multaj prononcas ĝian nomon kun ironio, malrespekto. Aŭskultante tian opinion, mi ĉiam scias, ke la opinianto eĉ unu minuton ne okupiĝis pri ĝi. Car persono, kiu faris tion, ne permesas al si tian deklaron. tiu ĉiam eldiras ĉi tiun vorton kun respekto. Pro kio do? Tial, ke tiu ĉi lim estas fakte admirinda kreaĵo. Tiomgrade ĝi estas artefarita, ke ĝi fariĝis ne artefarita. Gia vortaro konsistas el vortoj grandparte jam REAO Onto] de vivantaj lingvoj. Sed lingvo estas pli ol vortaro, ĝi estas ankaŭ gramatiko. E» = Lekanto i ke ĝia gramatiko, ne havanta esceptojn, bezonas nur Kaj krom tio, ĝi posedas mirindan afiksaron, per kiu oni povas senerare pe Kampa ki kvin- sesoblon de la lernitaj vortradikoj. El tio sekvas e ĝia alproprigo bezonas tiom: i pigo store ai La oble malpli da tempo, kio certe ne estas la Neniu opiniu, ke ĝenerala disvastiĝo de E-o malhelpos la nuntempan multlingvecon. Kontraŭe, ĝi estigos veran protekton al la naciaj, etnaj lingvoj ĉar ĉi-kaze ĉiu „devige” alproprigos nur du lingvojn: la gepatran kiun l uzas en sia ĉirkaŭaĵo, kaj la internacian, per kiu li povos komunikiĝi trans la l gvolimo. Kaj se iu deziros pli detale konatiĝi kun la kulturo de ŝu etno iiu 2 sepo, povos, kompreneble, ellerni la propran lingvon de la Nuntempe rekte en E-o kreas nombro da elstaraj verkistoj kaj poetoj, la esperantistoj ĉiujare havas internacian kongreson (la ĉi-jara 92-a okazos en Japanio), ili havas multajn aranĝaĵojn, diversspecajn utilajn revuojn. En interreto, se iu tajpas la vorton „esperanto”, li povas tuj konstati ke ĉio supre dirita ne estas senenhava babilaĵo. Pluraj verkistoj sciencistoj li kaj parolas pri ĝi kun sincera admiro. a Kial oni ne uzas ĝin internacie multe pli vaste? Malgraŭ ke Unesko apogis = Jam en la jaro 1954 kaj en 1985 konfirmis sian pozitivan opinion, la Ingvon ĉirkaŭas relative granda silento. Kial? Parte pro tio, ke la E movado ne disponas pri necesaj monrimedoj, parte — kaj miao kuis ĉefi – pr tio, ke ĝi estas revolucia solvo, kiu kontraŭiras la tradicion de jarmiloj A in kar desorda o e hazarde malpermesis ĝian uzadon, Es, Lu — las aceptojn. Kvankam hodiaŭ tio ĉi estas omoj scias pri tio? Kaj ĉu vi meditis siu prempals — l i uĝeto de la mondo; kaj kiel d 1 paŝon ĝi signifis ari men en Ĥ ko Ŝ ? ; kaj kiel grandan paŝon ĝi signifus antaŭen en la 80 de reciproka konfido de popoloj? Kiu sekvas la vojon de sobra
IPR 07/2»23
— pàgina 13 del PDF —
logiko, tiu ne povas neglekti la favoran eblecon, eĉ, tiu devas ekpaŝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar la tempo pasas rapide. UJ | I Antaŭ ol fini ankoraŭ unu grava rimarkigo. Iuj opinias, ke subita pozitiva decido estus kontraŭ la intereso de multaj homoj. Por trankviligi ilin mi mencias, ke eĉ okaze de unuanima akcepto, la decido ne estos tuj oficialigita, ja la edukaj sistemoj de ĉiuj landoj devos sin prepari kaj, krome, nur konstanta, celkonscia, laŭbezona aktiva uzado igos la lingvon plentaŭga sur ĉiuj kampoj de la vivo. Dum kelkaj sekvontaj jardekoj ĝi estos nur unu el la lingvoj de la nuna sistemo. La enkonduko sendube alportos sukceson, pluraj internaciaj eksperimentoj jam pruvis tion. N Geza Kurucz (Hungario)
Alain Delmotte — Arlette Plutniak:
Artoŝoko en Louvain-la-Neuve, Belgio
Dum tri semajnfinoj, en novembro kaj decembro 2006 kaj januaro miara Katalin Kovats gvidis E-kurson por progresantoj bazitan sur la vivo kaj verkoj de Vincent Van Gogh, fama nederlanda pentristo. Pri la organizo zorgis Kvinfolio, la E-grupo de Ottignies-Louvain-la-Neuve.
Estis la tria fojo, ke Katalin Kovats okazigis tian kurson, post Lins en Bretonio kaj dum NASK 2006 en Usono. En la nuna grupo troviĝis ku personoj, kiuj partoprenis jam unu el la unuaj du kursoj. Ili denove emis eka? ne estas tradicia kurso, ĝi estas speciala lingvokurso, kadre de kiiu ekzercante la lingvon la partoprenantoj povas lerni novajn aferojn ka pri arto, natursciencoj, historio, malsanoj, vivo kaj ankaŭ pri si e Katalin proponis multnombrajn lernosituaciojn, kiuj permesis mi | K (studentoj) laŭgrade eniri la tri grandajn periodojn de la vivo de Vince ogh. I A ni travivis kun li la malfacilajn periodojn de la komenco de med i kaj pentrista kariero. Poste ni sekvis lin tra Parizo al Arles, en la e domon. Ni renkontis lian amikon Pau! Gaughin, “partoprenis” la proceson okazigitan kontraŭ Vincent laŭ peticio de la loĝantaro de Arles; e = lian frenezecon, liajn suferojn ĝis la enhospitaligo en St-Remy. 1e kaj denove konatiĝis kun la amikoj kaj vivlokoj tra la diversaj portietoj l e pejzaĝoj. Fine ni revenis kun Vincent al la pariza regiono. En Auvers-st
IPR 07/2»24
ami
Oise ni konatiĝis kun la fama Doktoro Gache de la gastejestro, ni retrovis la fraton Theo, ki korespondado kun Vincent. Ni travivis emoci morto de Vincent antaŭ lia lasta memportreto Se nun la vivo kaj verkaro de Van Go la fakto, ke Katalin sukcesis starigi vi kun la diversaj portretoj, plurajn emociajn moment dancis…
1, kun Adeline Ravoux, filino u fariĝis nia intima amiko tra egan momenton pri la tragika kaj lumigita kandelo.
gh ŝajnas al ni tre proksima, estas pro vantajn situaciojn de lernado: ni ludis ni komparis ilin, rekomponis ilin, ni surscenigis ojn de la vivo de Vincent, ni rolludis, deklamis,
Ni ne havis tempon enui! La ĉefa celo estis paroli, maniere: rakonte, raporte, teatre, lude, diskute ktp. Ti riĉa pro diverseco de material objektoj. Estis ankaŭ fi
esprimi nin diversu kurso estis ankaŭ oj: abundo de afiŝoj, bildoj, de diversaj Imoj pri Vincent kaj filmoj pri la agadoj dum la
kurso mem. Estas tre malfacile detale priskribi tiun riĉan kurs nur konsili al ĉiuj partopreni alian „Artoŝokon”.
on, ni povas
IPR 07/2»25
— pàgina 14 del PDF —
Inter la kursosesioj ni havis ankaŭ libervolajn hejmtaskojn; pretigi prezentojn, ekspoziciojn, legi, traduki tekstojn. La kurso postulis de la studentoj iom mem investi en la agadojn kaj iom transiri personajn singardajn reagojn, pro tio alia postulo estas akcepti, ke oni faras erarojn, ke oni ne tuj kapablas ludi rolon, ke oni ne estas la plej bona, ktp. Tio estis problemo por kelkaj, problemo, kiun ĝenerale oni ne havas dum tradicia kurso. La kurson aktive partoprenis pluraj instruistoj de E-o, kiuj ĉerpis multajn ideojn el la utiligitaj ekzercoj kaj aktivaĵoj.
Nur amant(in)o de Van Gogh kapablas krei tian kurson; tio postulas profundan konon de la vivo de la artisto, ne nur datojn sed ankaŭ la kialojn kaj klarigojn pri la okazintaĵoj. Tio bezonis ankaŭ tre bonan konon de la verkoj de la artisto, multe da preparlaboro kaj ankaŭ investo. (Multajn materialojn de la kurso oni povas trovi en la plej granda reta Galerio de Van Gogh”, kiu havas ankaŭ E-version.)
La konoj ne mankis ĉe Katalin, kiu post infektiĝo dum junaĝo leginte libron pri la vivo de Van Gogh – verkitan de Irving Stone – trovis bonan manieron kunplekti la kulturajn valoraĵojn kaj la lingvoinstruadon. Aldonu la bone konatan entuziasmon de Katalin kaj vi komprenos, ke eĉ se vi ne aparte ŝatis Van Gogh, vi plene partoprenas la kurson kaj ke je la fino viaj opinio kaj sentoj pri la artisto kaj liaj verkoj certe transformiĝas.
La kursoserion partoprenis dek tri personoj el Francio kaj Belgio, kaj el Valonio kaj el Flandrio. La franca ne estis ĉies lingvo; tiel E-o estis la komuna lingvo kaj ĉiuj parolis nur Esperante, krokodiladeto estis nur tre tre malofta.
La niveloj de la studentoj ne estis egalaj, tamen, eĉ se iuj havis kelkajn problemojn kaj estis malpli rapidaj ol la aliaj, tio ne tro ĝenis kaj ĉiu, certe, sufiĉe ricevis por plibonigi sian konon de la lingvo. Plie Katalin atente zorgis, ke neniu estu forpuŝita kaj ne restu ekster la agadoj.
Denove dankegon al nia bonega pedagogino Katalin, kiu dediĉis multe da tempo en la preparo de tiu mirinda staĝo kaj ebligis al ni aliron al arto per E-o.
? hitp://www.vggallery.com
IPR 07/2726
Gajnu someran feriaron en la koro de Germanio
Jen nia propono — gajnu lokon en la dua Somera Arbara Lernejo (SALO?2). Tiu estas speciala feria renkontiĝo por infanoj kiuj parolas E-on, plejparte venantaj el lernejoj en partner-urboj de Herzberg. La aranĝo estas organizita apud la E-urbo Herzberg-am-Harz. Tiu urbeto estas ĉirkaŭata de arbaroj kaj la montaro Harz. Serĉu ĝin sur mapo. Sud-oriente de Hanovro, sud-okcidente de Magdeburg kaj Berlino, nord-oriente de Gottingen kaj Kassel kaj sud-okcidente de Leipzig. Herzberg havas kelkajn partnerurbojn en aliaj eŭropaj landoj. Multaj eŭropaj urboj havas ĝemel-urbojn. Sed la homa kaj kultura interŝanĝo inter tiuj malsam-landanoj tuj renkontas obstaklon — lingvo-baron. Jen perfekta ŝanco por e-istoj. Tiun ideon sekvas la E-Centro en Herzberg. Tiu urbo havas oficialan ĝemelan rilaton kun Gora (pron. Gura) en okcidenta Pollando (serĉu ankaŭ tion sur mapo!). En Herzbergaj lernejoj oni instruas E-on, same en lernejoj en Gora. Jam en la pasintjara unua SALO, infanoj el tiuj du urboj renkontis unu la alian kaj bone amikiĝis. Krome, lernantoj el Hungario partoprenis. Ĉi-jare partoprenos infanoj el Herzberg kaj Gora, kune kun grupo eble el Kroatio. Povos aldoniĝi pliaj — kaj ankaŭ vi — se vi kuraĝos partopreni la konkurson! Dato kaj programo: La aranĝo daŭros du semajnojn: de la 28-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto. En la programo okazos ekskursoj, naĝado, konkursoj, ludoj, sportoj kaj multe pli. Foto de la lasta SALOl aperis sur la kovrilo de la januara numero de Revuo Esperanto. Bildoj de la loko, kie okazos SALO-2 estas rigardeblaj en la reto ĉe htip:/www.fotos.web.de/interkultura-centro/SAL O 2 Sieber Herzberg. Legu pri Herzberg kaj ĝia E-centro ĉe http://www. ic-herzberg.de. La premioj (ili estas donacitaj de la E-Centro):
» Unua premio: 6-taga senkotiza junula partopreno en SALO 2.
“ Dua premio: 3-taga senkotiza junula partopreno en SALO2. Aĝlimoj: 11-17. Akompananta plenkreskulo estos bezonata por junaj gajnontoj. La premio inkluzivas tranoktadon, programon kaj tri manĝojn tage. Ne inkluzivitaj estas vojaĝ-kostoj kaj asekuro — kiun oni nepre akiru. Ni invitas akompanant(in)on aliĝi al la gvida teamo — la Centro ofertas bonetosan kunlaboremon kun signifa partopren-rabato.
Teksto prenita el Juna amiko 2007/1
IPR 07/2»27
— pàgina 15 del PDF —
La tasko: 1. Sendu la kaŝfrazon de la kruc-enigmo en JA 2007/1 sur p. 26. 2. Sendu viajn respondojn al la kvin demandoj sur paĝo 5 de JA 2007/1. 3. Sendu verkon kun 400 ĝis 600 vortoj pri unu el la sekvaj temoj:
1) Kial mi volas partopreni en SALO 2.
2) Ŝanĝoj en mia vivo.
3) Maŝinoj — ĉu niaj amikoj aŭ malamikoj? Juna amiko rezervas la rajton aperigi konkursaĵojn. Ĉiu konkursaĵo kiu atingas akcepteblan nivelon eniros loterion. Familianoj de nia redakcio ne rajtas partopreni. Ensendo: Sendu vian respondon rete al: «stefan.macgill(Qgmail.com», kun temlinio “SALO2 Konkurso”; aŭ paperpoŝte al: Juna amiko, pf. 193, HU- 1368 Budapest — se eble aldonu retadreson per kiu ni povos mesaĝi al vi. Se vi ne ricevas retan konfirmon pri ricevo de via konkursaĵo, sendu protestan ret-mesaĝon. Limdato por alveno de konkursaĵoj: junio 10, 2007. Ni tuj sciigos la gajnintojn per ret-poŝto aŭ letero. La rezultoj aperos ĉe retejo de Juna amiko en la biblioteko ĉe www.lernu.net ekde junio 15.
El la landoj kaj sekcioj…
Aŭstrio
Nia planlingva spirita heredaĵo estas konservata en bibliotekoj kaj arkivoj. Ĉi-rilate bedaŭrinde ekzistas multaj problemoj, tro ofte nekonsciataj. Pro tio la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno, aranĝos kun la subteno de UEA internacian kolokvon en E-o je la temo „Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj”.
La kolokvo okazos la 19-an kaj 20-an de oktobro 2007 sub teknike bonaj kondiĉoj en la nova sidejo de la Esperantomuzeo, Palais Mollard, Herrengasse 9, A-1010 Vieno. La celo de la kolokvo estas prezenti la ĉefajn problemojn, kiujn frontas diverstipaj planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj kaj kiuj estas solvendaj. La reciproka konatiĝo de la koncernaj respondeculoj, la komuna pridiskuto de la nuntempa rolo de niaj bibliotekoj kaj arkivoj helpu al ni trovi konvenajn vojojn kaj metodojn por starigi kunlaboron kaj interhelpon.
Pliaj informoj ĉe «esperanto(Qonb.ac.at?
IPR 07/2»28
Barato ILEI „Bebeto” naskiĝis en Whitefield, Bangaloro, Suda Barato: reprezentanto de ILEI, s-ro Venkatesh Reddy, post kelk-monata penado, sukcese organizis seminarion al instruistoj en Whitefield, la urbeto, kiu antaŭe estis kolonio de britoj. La seminario okazis la 19-an de februaro 2007 en lernejo, St. Thomas School, kun partopreno de 19 viglaj instruistoj de diversaj fakoj. Dum la seminario la ĉeestantoj ekkonis la avantaĝojn kaj valorojn de universala lingvo. La partoprenantoj diskutis ankaŭ pri instrumetodoj, kaj pri studkvanto por gelernantoj (speciale por komencantoj). Nia reprezentanto disdonis senpagajn E-lernolibrojn, broŝurojn kaj eĉ vortarojn, krome informis la kolegojn pri la plej gravaj retadresoj de la E-movado. La plej grava, kaj eble ne plene respondebla demando de la ĉeestantoj estis: Kian utilon havas la scipovo de E-o en la diversaj fakoj/terenoj de la instruado? La dua tiuspeca seminario okazos en junio 2007 en Bangaloro.
Informis: s-ro Venkatesh Reddy, «esperovr(Qyahoo.co.in»
Brazilo El aliĝo-kampanjo 2007 de la brazila sekcio de ILEI jam rezultis 40 membriĝoj venintaj el naŭ brazilaj ŝtatoj. Ĉi-jare aliĝoj kun papera versio de IPR (21) jam superis tiujn de la pasinta jaro (13). Menciindas la fakto, ke 7599 de la aliĝoj okazis per interreto, kio montras la klopodon de la sekcio uzi tiun rimedon por ĉeesti la agadon de la disa brazila instruistaro. Informis: Joseo Tenorjo, Sekretario kaj provizora sekciestro de ILEI-BR, «tenorjo(Qhotmail. com»
Cinio
La 1-an de marto, 2007, la unuan tagon de la nova semestro, 600 studentoj eniris en kvar E-kursojn de Shenyang-Universitato. La studentoj akiros du studpoentojn se ili sukcese trapasos la ekzamenon. Ili uzas la lernolibron de Liu Zhengkun kaj Song Yunsheng: „Esperanto-Kurso de La Nova Jarcento”. Instruas: s-ino Wang Wenyu kaj s-ro Pan Chengbo.
Liaoning-provinca E-Asocio volas enkonduki la ekzamenan sistemon de UEA/ILEI por baki kvalifikitajn e-istojn.
Raportis: Wu Guojiang, vicprezidanto de LEA, Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, CN-113008 Fushun Liaoning, Ĉinio
IPR 07/2»29
— pàgina 16 del PDF —
Finnlando
Dum E-kurso en la Popola Instituto de Valamo (23.-27.7.2007) vi povos sperti ĉion, kio plaĉas al vi en lingvokurso: bonan kaj efikan instruadon, amikan kunestadon kaj multflankan libertempan programon. Ĉiutage estos instruado ĉirkaŭ 5 horojn, en diversaj niveloj. Instruistoj: Atilio Orellana Rojas el Nederlando/Argentino kun dua instruisto el Finnlando. Kursogvidanto: Tiina Oittinen.
Petu pliajn informojn de E-Asocio de Finnlando Kontaktulo: Tiina Oittinen, sekretario de EAF, adreso: Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, tel: 02-2305319, «eafsekretario(Qesperanto.fi».
Pliaj informoj ankaŭ de Carola Antskog, sekciestro de ILEI en Finnlando, adreso: Brokĉrrvdgen 89, FI-25700 Kimito, «cantskog(Dkolumbus fi».
Francio
E-staĝoj okazos en Grezijono de la 7-a de julio ĝis la 18-a de aŭgusto 2007. Legu programon en: http://gresillon.org/accueil.htm. Eblas elekti unu aŭ plurajn el la 6 someraj semajnoj. Ĉiu semajno havas kurson en 3 gradoj, instruistoj venas el 8 diversaj landoj. Aldonaj aktivaĵoj: jogo, koruso, masaĝo, teatro, pentrado, dancado. La kastelo havas grandan parkon kaj kampadejon, vi povas promenadi, babili trinkante kafon, simple ripozi kaj ferii. Por ricevi paperan version, skribu al: «kastelo(Qgresillon.org» aŭ al Kulturdomo de Esperanto, Kastelo Grezijono, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: (133) 241 89 10 34
Italio
La 27-an de februaro komenciĝis E-kurso en mez-grada lernejo apud Romo, en la scienca mezlernejo «Vito Volterra» de Ciampino. Partoprenas la klaso III C kun 18 gelernantoj, 11 knaboj kaj 7 knabinoj, kune kun la klas-instruistino pri filozofio kaj historio. Gvidas la kurson Filomena Canzano kaj Renato Corsetti, po du horojn, unufoje semajne, dum dek semajnoj. La geknaboj celas renkonti venontan jaron aliajn klasojn en Strasburgo. Filomena Canzano, «filomena.canzano(Qa libero.itp
Litovio
La 7-an de februaro 2007 en Vilna Pedagogia Universitato komenciĝis kurso de Esperanto por komencantoj (kiel libere elektebla studobjekto). Por ĝi registris sin pli ol 40 gestudentoj. La lekcioj daŭros ĝis la fino de la printempa semestro. Gediminas Degesys
IPR 07/2»30
Pollando ILEI-Pollando ekhavis sidejon en la centro de Krakovo. Ĝi situas ĉe la Matejko-Placo, apud la Akademio de Belartoj, vidalvide al la Barbakano kaj la Floriana Pordego (kiu malfermas la faman Florianska-straton). La loko troviĝas je 3-minuta pieddistanco de la Ĉefa Stacidomo. En la sidejo okazados konsultado por E-instruantoj; gvidataj de spertuloj ĉiusemajnaj konversacioj por komencantaj partoprenantoj de ĉeestaj aŭ interretaj E-kursoj kaj memlernantoj; estraraj kunsidoj kaj diversaj kunvenoj; lingvaj kaj metodikaj kursoj, seminarioj k.a. Baldaŭ ni lanĉos universitatnivelan metodikan kurson, teorian kaj praktikan, laŭ interesa principo! Estas planata funkciigo de informa kaj didaktika biblioteko kun didaktikaj materialoj, ankaŭ de interreta didaktika biblioteko. Informo pri la deĵoroj kaj preciza adreso estas publikigataj en la retpaĝo de ILEI-PL: http:/ĥwww.esperanto-reto.org/ilei/index.html Maria Majerczak, Prezidantino de Pola Sekcio de ILEI Svedio Vojaĝo en Esperanto-lando dum ok sabatoj en Gotenburgo Ĝis nun (31 marto) 11 esperantistoj renkontiĝis dum ses sabatoj inter la horoj 11 kaj15. La sepan fojon ni finstudos la interesan lernolibron de Boris Kolker kaj la okan fojon ni estos vizitataj de Maritza Gutiĉrrez Gonzalez, ĵurnalisto ĉe Radio Kubo. Edukado.net ofte havas proponojn pri korespondado kaj nun nia „Sabata grupo” interŝanĝas leterojn kun la „Merkreda Grupo Kukuo” en Saintes, Francio, proksime de la Atlantika oceano. 1.a. ni diskutis la filmon „Nekonvena vero” de Al Gore, kiun filmon kelkaj partoprenantoj en ambaŭ grupoj spektis. Ni ankaŭ konstatis ke du personoj el la „Merkreda Grupo Kukuo” antaŭe estis radioamatoroj kaj havis kontakton kun svedaj radioamatoroj. Fakte mi rimarkis alian tre interesan fenomenon: kiam ni rakontas pri ni mem kaj pri okazaĵoj en Svedio ni ekkonas unu la alian pli bone kaj ekscias kiajn variajn vivospertojn ni havas. Eĉ se bedaŭrinde ne multaj el nia grupo partoprenos en la venonta internacia ekzamenado la 17-18-an de majo en Esperanto-Garden kun Mireille Grosjean, Svislando, kiel la ĉefa ekzamenanto, ni lernis multe, ne nur pri la E-lingvo sed ankaŭ pri Esperanto-lando aŭ pli ĝuste pri la E-mondo. Ĉiun fojon iu grupano prelegis pri io. Ni ĉiuj tiel servis kiel instruistoj. Siv Burell, organizanto de la seminaria serio en Gotenburgo
IPR 07/2»31
— pàgina 17 del PDF —
Ekzamenprepara seminariserio en Stokholmo
La internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA estis motivo por la E-grupo „E-o en Visby” por organizi serion de ekzamenpreparaj seminarioj okazontaj en la Stokholma E-centro dum tri semajnofinoj meze de februaro, marto kaj aprilo. Dek svedaj esperantistoj, kiuj deziras ekzameniĝi dum la sveda E- kongreso en majo 2007, partoprenis en 36 horoj de prelegoj kaj trejnado kiuj estis pli ol ekzamenpreparaj.
En la programo estis prelegoj titolitaj „Homoj kaj ideoj” (Bertil Nilsson), „UEA-kongresoj kaj Japanio” (Rune Moln), „La parola lingvo de E-o” (Christer Lornemark), „E-literaturo” (Leif Nordenstorm) kaj „E-o en edukado” (Radojica Petroviĉ). Du trionojn de la programo okupis lingvotrejnado gvidata de Lars Forsman.
La organizantoj Kaisa kaj Ole Hansen kaj Bertil Nilsson faris bonan kaj dankindan laboron. La ejoj de la Stokholma E-centro, kun meblaro kaj spacaranĝo modifeblaj por diversaj bezonoj, konfirmis sian taŭgecon por klerigaj kaj kulturaj programoj kaj aliaj laborbezonoj.
Radojica Petroviĉ
Eo-kurso en la Stokholma universitato
La instituto de lingvistiko en la Stokholma universitato denove donos kurson de E-o kaj interlingvistiko dum la studjaro 07/08. (La kurso okazos nur se aliĝos almenaŭ 20 personoj.)
Estos kvar kurseroj: 1. Enkonduko al E-o (7,5 p); 2. Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj (7,5 p); 3. Profundiĝo en E-o (11 p); 4. Pri la E-movado (4 p). En la eroj l kaj 3 ni plamas uzi kursojn kaj materialon de http://lernu.net kaj ankaŭ librojn, i.a. „Vojaĝo en Esperanto-lando” de Kolker.
Unufoje semajne estos ĉeesta instruado dum du horoj. Kursopriskriboj, poentoj kaj notsistemo estos laŭ la bolonja procezo.
Instruos: Hartmut Traunmiiller (profesoro de lingvistiko), Sonja Petroviĉ Lundberg (lingvistikstudento kaj lernu-teamano) kaj Hokan Lundberg (lernu-teamano).
Ĉu ie ekzistas listo de universitatoj en kiuj nun okazas aŭ baldaŭ okazos E-
kurso? Estus interese interŝanĝi informojn kaj spertojn. Hokan Lundberg
IPR 07/2»32
Nova instrukompleto de Stano Marcek (recenzo)
Marĉek, Stano (2006): Esperanto per rekta metodo — internacia ilustrita lernolibro. Ilustris: Linda Marĉekova. Eldono de la aŭtoro, Martin, 2006. ISBN 80-969581-8-6. 114 paĝoj B5, koloraj kovrilpaĝoj. Didaktikaj helpiloj: Instruaj Bildoj por Rektmetoda Instruado en du formoj: sur 500 kartonaj folioj A5 en du kofretoj kaj en 500 pdf-dosieroj; Aŭdo-Vida Konversacia Kurso por progresantoj, DVD.
La kompleto de novaj instruiloj de Stano Marĉek prezentas kombinon de aŭtoraj spertoj el tradicia rektmetoda instruado de E-o kun modernaj teknikaj helpiloj. La libroforma prezento de lernmaterialo por komencantoj estas dividita en 22 lecionoj plus vortaro, listo de elektronikaj fontoj por lerni pli pri E-o, enhavtabelo, ilustrita alfabeto kaj ilustrita listo de prepozicioj. Ĉiu leciono komenciĝas per prezento de nova gramatika kaj leksika materialo en formo de ekzemplaj frazoj ilustritaj per adekvataj bildoj, daŭras per ekzemplaj tekstoj — konversacioj, priskriboj aŭ rakontetoj — kaj finiĝas per plifirmigaj ekzercoj diverstipaj. Bildstriecaj ilustraĵoj rande de la paĝo celas plifaciligi alproprigadon de la prezentita lingva materialo. La lecionoj estas pli-malpli ligitaj al elektitaj temoj, ekzemple sinprezentado, familio, homa korpo, sezonoj. La vortprovizo estas elektita laŭ la kriterio de ofteco. La gramatikaĵoj estas traktataj laŭŝtupe, de pli facilaj al malpli simplaj. La 500-folia bildkompleto helpas diversigon kaj maltedigon de la prezentomanieroj inkluzive de perkomputila projekciado sur granda ekrano. La DVD-kurso por progresantoj prezentas abundon da paroliga lernmaterialo en formo de bildoj, sondosieroj kaj elektronikaj tekstlibretoj.
Malgraŭ apliko de moderna lernteknologio, la instrumetodo de Stano Marĉek restas stereotipa laŭ la lingva enhavo kaj didaktika orientiĝo. Per elekto de temoj kaj konstruo de ekzemplaj frazoj kaj tekstoj, la lernolibro por komencantoj estas klare orientita al lingvolernado por si mem, anstataŭ al komunika kapabligado de la lernantoj. La frazoj kiaj estas, ekzemple: „Mi havas bonajn gepatrojn. Avo kaj avino estas geavoj.” aŭ: „Ĉiu homo havas kapon. Neniu homo povas vivi sen la kapo.” (la tuta tekstaro en la lernolibro estas tiustila, krom kelkaj proverboj, fabeloj kaj aliaj literaturaĵoj) donas trafajn modelojn de korekta uzo de lernataj lingvoelementoj, tamen povas esti tedaj pro sia sterileco kaj malmotivigaj por la lernantoj. Mankas aŭtentaj situacioj kaj ekzemploj de lingvouzado en la reala vivo. La instruiloj de Stano kaj Linda Marĉek rekomendas sin per alta teknika
IPR 07/2»733
— pàgina 18 del PDF —
kvalito, profesieca aspekto, riĉa enhavo kaj konsekvenca apliko de rafinita lingvodidaktika procedo. Lerta instruisto uzanta ilin devus tamen scipovi vigligi la lecionojn per pli aŭtentaj enhavoj kaj taskoj el la reala vivo en kaj ekster la E-komunumo.
La instrukompleto estis unue publikigita en la slovaka lingvo kaj poste aperis la internacia eldono. La aŭtoro lanĉis projekton por ĝia adaptado al diversaj nacilingvaj celgrupoj kaj plua disvastigado. Sendube subteninda projekto. Radojica Petroviĉ
La 40-a Konferenco de ILEI,
11 – 19 aŭgusto 2007, Ranzan (Japanio) VIRINOJ EN ESPERANTO-KULTURO
Jen unika ebleco pli longe aktive esperantumi en kongreslando! Se vi fieras pri viaj lando, lingvo kaj kulturo, kaj ŝatus prezenti ĝin al samideanoj, partoprenu la 40-an ILEI-konferencon kaj ĝian Lingvan Festivalon ! Ĉu vin tedas longaj debatoj laŭ la sama temo? — ni proponas unutagan SImpoZIOn laŭ konferenca temo, la 12-an de aŭgusto, sekvan tagon post UK nur 90 km-ojn for de Jokohamo! Pri la simpozio kunlaboras: ILEI, Japana ILEI- sekcio, Japana E-Instituto, Ŝtata Eduk-Centro por Virinoj (vd. la foton supre!], Municipo de urbo Ranzan.
De subteno al Esperanto de Klara Zamenhof, de instrua agado de Lidja Zamenhof, de fervora kontribuo de Hasegawa Teru tra versoj kaj prozo de
IPR 07/2»734
Marjorie Boulton kaj Clelia Conterno Guglielminetti ĝis la literatura agado de niaj samtempulinoj Lina Gabrielli, Zora Heide kaj nun aktivaj literaturaj plumoj kiaj estas Anna Lowenstein kaj Lena Karpunina, Virinoj vivtenas la E-literaturon jen plenajn 120 jarojn. Kaj ĝuste la literaturo estas tiu aspekto de la E-kulturo, kiu flegis la lingvon kaj helpis ke ĝi havu tiun lokon kiun ĝi nun okupas. Kial E-poetino Marie Hankel havas sian straton en Dresden en Germanio kaj neniu alia poetino akiris tion? Kion kontribuis virinoj al E-teatro kaj muziko? Spomenka Ŝtimec, unu el la plej elstaraj stilistoj de E-literaturo, enkondukos nin en la mondon de la virinoj en E-kulturo kaj invitas nin kunpensi pri la virinoj kaj E-o. Pli vaste la temon traktos Kanda Miĉiko — la direktorino de Ŝtata Eduk-Centro por Virinoj, kiu gastigos nian konferencon kaj ties Simpozion.
La Lingvan Festivalon en Ranzan ĉi-foje reĝisoras tre kompetenta persono. Pluraj ŝatantoj de tiuj festoj de lingvoj kaj kulturoj bone konas la nomon — Dennis Keefe. Li komencis novan eraon de la festivaloj en Esperantio kaj prave estas titolata „patro de la Lingvaj Festivaloj“.
Kiel lastjare en Parma, ni prezentos niajn lingvojn dum mallongaj kursetoj kiuj daŭros nur 25-30 minutojn. Vi povos prezenti vian lingvon dum la konferenco laŭ la maniero kiun vi preferas.
Kiel en antaŭaj ILEI-Konferencoj, ni utiligos parton de la posttagmezo por la Lingva Festivalo. Vi povas nun enskribiĝi por prezenti la lingvon de via lando, sendante mesaĝon al Dennis Keefe ĉe «keefe(Qlinguafest.info» aŭ indiki tiun deziron plenigante Vian aliĝilon. Vi bezonas nur doni vian nomon, kaj la nomon de la lingvo kiun vi volas prezenti. Se vi neniam partoprenis en Lingva Festivalo, ne zorgu ĉar ni donos al vi mallongan trejnadon en la unua parto de la ILEI-Konferenco, kaj vi havos tempon por prepari la prezentadon de via lingvo. Lastjare ni havis 18 lingvojn, kaj pli da instruantoj ĉar kelkaj kursetoj havis du, eĉ tri prezentantojn.
Post kiam ni ricevos vian mesaĝon por prezenti vian lingvon, ni metos vian nomon kaj lingvon en la horaro de la Festivalo kiun vi povas rigardi ĉe www.linguafest.info/ranzan/horaro.htm.
Por partopreni Lingvan Festivalon ne necesas aparte aliĝi — sufiĉas mencii la lingvon, kiun Vi prezentos en Via aliĝilo kaj pretigi gajan prezenton. Serĉu pliajn informojn pri la konferenco kaj Vi ekscios pri pliaj allogaj programeroj dum la tuta konferenco.
IPR 07/2735
— pàgina 19 del PDF —
Japanio de proksime -— ĝia kulturo NS Lt
malfermiĝos tuj antaŭ Viaj okuloj! =
Kolegeca etoso en intima rondo
Kulturaj kaj ekskursaj programoj ke =“. V Variaj kaj instigaj prelegoj Oj Luz os E-kursoj kaj vesperaj aranĝoj KONFERENCO
Festivalo de lingvoj kaj kulturoj Simpozio pri la konferenca temo Konatiĝo kun la mondo de edukado Plibonigo de viaj instrukapabloj Moderkosta loĝigo kaj abunda programo
Praktikaj informoj Por tiuj, kiuj jam aliĝis/os al la 40-a ILEI konferenco en Ranzan:
1. La Ŝtat Eduk-Centro por Virinoj en ĉambroj donas nur litotukojn, sed ne bantukojn, do bonvolu alporti ilin.
2. La Centro samtempe okazigos ankaŭ aliajn aranĝojn, pro tio ĉiuj estas petataj kiel eble plej baldaŭ aliĝi kaj mendi tranokton, ĉar povas okazi, ke mankos loko por tranokti en la Centro kaj Vi devos serĉi lokon en hotelo, kiu certe multe pli kostos.
3. Se necesos, la Centro povas ŝanĝi niajn ĉambrojn post la unua (labora) parto de la konferenco.
4, Ĉiuj seminariejoj de la Centro post la 21-a horo estos fermitaj, do ni povos daŭrigi niajn tagajn diskutojn ĉu en la sidĉambro, ĉu en la freŝa aero aŭ gaje pasigi tempon kun geamikoj en apuda parko.
5. Dum ekskursaj tagoj ne eblas mendi manĝojn ankaŭ por tiuj, kiuj ne ekskursas. Tiuj, kiuj restos en la Centro, mem devos zorgi pri manĝoj, mendi ilin en la Centro aŭ ie apude.
Informoj pri la konferenco, ĝia programo, urbo, partoprenkondiĉoj en http://www.ilei.info/novajxoj/Ranzan.php
Reta aliĝilo en http:/Awww.ilei.info/konferenco/alighilo2007.php. =
Se vi havas demandojn proponojn aŭ komentojn — serĉu virinon: Vi ĉiam estas bonvena skribi al:
Aida Ĉizikaite, «aidute(Qmail.lt» (ILEI-estrarano pri konferencoj) kaj Tieko Isikawa, «isksanjo(Qff.e-mansion.com? (loka ĉeforganizanto).
IPR 07/2»736
La 41-a Konferenco de ILEI
Benino, Portonovo, 2008 INSTRUISTOJ DE ESPERANTO POR LA PLANEDO TERO
La urbo. La nomo Portonovo certe sonas kutime por esperantistoj, kvankam ĝi originis el la portugala lingvo kiam la portugalo Eucharistus de Campos, dum sia esplorvojaĝo en 1730, rimarkis, ke la tiama urbo ege similas al la urbo Porto de Portugalio. La nomo tiel restis eĉ dum kaj post la franca influo. Tamen la multnombra loĝantaro de Portonovo ne ofte uzas la portugalan devenvorton, sed Hogbonu kaj Aĝaĉe laŭ la lingvoj gun kaj joruba respektive. Portonovo estas oficiale la ĉefurbo de Benino. Ĝi gastigas la parlamenton kaj kelkajn aliajn ŝtatadministrejojn. Ĝi situas apud la giganta lago Aheme, kiun enfluas la riverego Oueme. Ĉirkaŭ 30 km-ojn for de Portonovo situas Cotonou, en Benino la plej granda kaj ekonomie grava urbo kun flughaveno, facile atingebla el la konferencurbo. Portonovo estas ankaŭ transirurbo al la giganta Niĝerio. Estas preskaŭ neeble ne rimarki la ekziston de la praktiko de voduo, kiam oni promenas en la urbo de Portonovo. Voduo estas religio por iuj, sed tradicia vivmaniero por aliaj. Loĝado. Portonovo disponigas ĉiuspecajn hotelojn kaj gastejojn sufiĉe taŭgajn ĉu por eŭropanoj ĉu por afrikanoj, laŭ iliaj buĝetoj. Averaĝa kosto de unulita ĉambro por nokto ĉe sufiĉe luksa hotelo estas 19 000 FCFA (30 EUR) kaj 13 000 FCFA (19 EUR) por mezluksa hotelo (l EUR = 655 FCFA).
Restoracioj. Kiel kutime en multaj afrikaj urboj, en Portonovo eblas restoraciumi eŭropece, aŭ gustumi afrikajn manĝaĵojn en restoracioj kaj ĉe multnombraj afrikaj manĝejoj relative malaltkoste: ĉirkaŭ 8 000 FCFA (12,5 EUR) tage.
Pliaj informoj. Por kontentigi bezonoj de niaj geamikoj el Afriko, ni ĉiuj devos streĉigi niaj fortojn kaj klopodi organizi kelkajn seminariojn, specialajn kaj lingvajn kursojn, organizi seriojn de prelegoj, kiuj similu al Somera Universitato en multaj E-aranĝoj. Por partoprenantoj el aliaj kontinentoj, ni strebos aranĝi kulturan kaj ekskursan programon. Priskribo de la programo kaj pli konkretaj priskriboj pri la konferenco aperos en venontjaraj IPR kaj retejo de ILEI www.i/ei.info. Pli precizaj detaloj kaj aliĝilo aperos en flugfolio dum la konferenco en Japanio, Ranzan, 11-19 de aŭgusto 2007, kiun partopreni Vi estas bonvenaj. Se Vi havas proponojn, sugestojn, dezirojn, demandojn, bonvolu skribi al: «info(Qilei.info» aŭ
IPR 07/2»37
— pàgina 20 del PDF —
«aidute(dmail.lt», aŭ al Afrika Oficejo de UEA «afrika. oficejo(Quea.org7. Financa helpo por subvencii partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj junaj instruemuloj el Afriko bonvenas al la konto ilek-a (ILEI) aŭ al la Afrika Fondaĵo ĉe UEA, kun indiko „Benino 2008“.
Organizantoj
ILEI-KONFERENCO EN VIA LANDO!
Kie ni konferencos en 2009? – dependas de Vi! ILEI-konferenco povos okazi en via lando, en via urbo, en via klubo! La estraro alvokas vin al konkurso: Lanĉu la ideon en vialanda instruista rondo kaj ĝuu la konferencon ĉehejme! — ŝparu monon por sekvajara pli longa restado en Esperantujo! Estas multaj landaj sekcioj de ILEI, kiuj povus ne nur inviti, sed ankaŭ forte konkurenci por aranĝi ILEI-konferencon en 2009. Multaj E-aranĝoj estas planataj anticipe kaj informoj pri ili aperas sufiĉe frue. UK en 2008 okazos en Rotterdam la 19-25-an de julio. Por 2009 jam estas kandidatoj. Ankaŭ TEJO jam lanĉis konkurson por IJK en 2008. En 2007 ni konferencos en Ranzan la 11-19-an de aŭg. tuj post la UK (informoj ĉe http://www.ilei.info/novajxoj/Ranzan.php). En 2008 ni konferencos en Porto Novo (Benino) fine de julio, komence de aŭgusto, same tuj post la UK (Varbilo ĉe http://www.ilei. info/novajxoj/41a konf Afriko.pdf, pliaj informoj aperos poste en IPR kaj retpaĝo de ILEI). Post Azio kaj Afriko indus esplori aliajn mondopartojn. Cu en via lando la instruistoj kaj instruemuloj estas aktivaj? Ĉu en via urbo estas vigla grupo de e-istoj, kiuj ŝatas organizi kaj gastigi internacian aranĝon? Cu vi volas konvinki la lokan medion pri la utilo de la internacia lingvo? — jen la kialoj por inviti ILEI-konferencon! Bv. sendi vian proponon ĝis la 30-a de majo 2007 al la estrarano pri konf-oj: Aida ĈiZikaite, Kapiniy 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel.: 4370/37793408, poŝtel. 4370/616 15991, rete: Saidute(a mail.lt». La estraro esploros vian proponon kaj informos pri la decido ĝis la fino de junio 2007. Por priskribi la proponon, bv. uzi informilojn, kiuj aperas en IPR aŭ retpaĝo de ILEI (www.ilei.info) kaj nepre konsultu la Konferencan regularon: http:/www.ilei.info/dok/regularo konferencoj.rtf. La celo estas sufiĉe frue anonci pri la elektitaj loko kaj dato por tre bone pretigi la konferencon, por allogi kiel eble plej multe da partoprenontoj, por fari nian konferencon tre ŝatata kaj prestiĝa E-aranĝo al kiu venu ne nur instruistoj kaj instruantoj, sed ĉiuj lingvemuloj.
Atendante viajn proponojn: La estraro de ILEI
IPR 07/2»38
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Probal Dasgupta (prez.), Boris Grigorjeviĉ Kolker (vicprez.), Reza Torabi (sekr.), Mireille Grosjean, Julian Hernandez, Jorge Antonio Leoni de Leon, Oliver Mazodze Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokĉrrvigen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog(Qkolumbus fi
EGI (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (www.tejo.org, poŝtadreso ĉe UEA).
FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj):
Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto(QEducation.monash.edu.au
IEI: /nternacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.
TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Francois Hounsounou (adr. sur p. 40., Benino).
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www. uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petroviĉ. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: Francois Hounsounou
UNESKO (en operaciaj rilatoj). Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo(Qwanadoo fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de 1 «Esperanto, Les Pelloux, FR- 05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud(Qiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR- 63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (133) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (441 32) 932 18 88, mireille.grosjean(Drpn.ch
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu
skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Traddragargatan 27D, SE-723 37 Visteras, Svedio. Tel.: (14621)41 70 45, sjoerddesperanto.se.
La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto.
“ Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-I (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).
“ Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Foreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.
” Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064.
Hejmpaĝo de ILEI: http:/Mww.ilei. info
Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini,
REDAKCIAJ INFORMOJ
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado:
Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (132-3)-234 34 00.
Redaktejo: NEMETH Jozsef, HU-8531 IHASZ, Fĉ u. 41/5. Rete: «jozefonemeth(Qyahoo.com»,
http:/(www.ilei. info/ipr/; tel: (36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. ormas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, «Sr.moerbeek(Qwanadoo.nP-.
numeron ni sendis al la presejo la 24-an de aprilo 2007, redaktofino por la sekva numero: 31.08.2007.
N IPR 07/2»39
— pàgina 21 del PDF —
SEKCIOJ
Albanio: Vasil Pistoli, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, selimibardhylQyahoo.com
Aŭstralio: Penny Vos, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo NSW, penivos(Qyahoo.com
Belgio: Iwona Kocieba, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem, iwona.kocieba(Qtelenet.be
Benino: Francois Hounsounou, BP 226 BJ-Lokossa-Mono, Rep du Benin, West Afrika, hounfranc(Qyahoo.fr
Brazilo: Antonio Felix da Silva Rua Engenheiro Francisco Azevedo, 243, Sumarezinho – Sŝo Paulo — SP, BR-05030-010, geinstruistoj(dileibr.org
Britio: Tellier Angela, 10 Marina Gardens, GB IPI 1 2H W Felixstowe, Suffolk, angela(desperantoeducation.co.uk
Ĉeĥio: Jana Melicharkova, CZ-696 02 Ratiŝkovice 938, melicharkova(Qquick.cz
Ĉinio: Zhang Danchen, General Foreign Languages Dept., 29-34 North Part, Huazhong Normal University, CN- 430070 Wuhan, zdchen(Qpublic.wh.hb.cn
Danio: Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4. tv. DK-2100 Kobenhavn, arnecasper(ddbmail.dk
Finnlando: Carola Antskog, Dragsfjirdvigen 690, FI-25700 Kimito, cantskog(dkolumbus.fi
Francio: Michel Dechy, 65 allĉe de la crĉmaillere,
FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel dechy(Qhotmail.com
Germanio: Zsofia Korody, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody(desperanto.de
Hungario: Jozsef Nĉmeth,
Fo u. 41/5, HU-8531 Ihasz, jozefo.nemeth(dgmail.com
Irano: Hamzeh Ŝafii, P.O. Kesto 17765-184, IR-Teheran, ilei.ir(Qesperanto.org
Italio: Luigia Oberrauch Madella, via Prampolini 8, IT-43100 Parma, silkovojo(Qaliceposta.it
Japanio: Isikawa Tieko, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353- 0006, isksanjo(Aff.e-mansion.com
Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, ES-17300 Blanes, ileicat(Qhotmail.com
Korea Resp.: CHO Sung Ho, Department of Biology, Inha Universitato, Incheon KR-402-751, shcho(Qinha.ac.kr
Kroatio/KEL: Marija Jerkoviĉ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic(dnet.hr
Kroatio/KEU: Ivan Bekavac- Basiĉ, Kuŝlanova 59, HR-10000 Zagreb, ilei(Qhes-keu.hr
Kubo: Marta Alonso Gutiĉrrez, Malecon 659 entre Belascoain y Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Habana, kubesp(Qenet.cu
Nederlando: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, iei001(Qtiscali.nl
Norvegio: Anne-Karin Bondhus, Baldersveg 3C, nr 17,
NO-7033 Trondheim, anne.k.bondhus(Qitk.ntnu.no
Pollando: Maria Majerczak, ul. Armii Krajowej 7, m. 122, PL-30 150 Krakow, mmajerczak(dgmail.com
Rumanio: Mihai Trifoi,
Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, trifoi(dhonoris.ro
Rusio: Irina Gonĉarova, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, Mosk. obl. RU-143000, mirina(Qonline.ru
Svedio: Siv Burell, Lekstorpsv. 46 E, SE-443 41 Graabo, s.burellQtelia.com
Svislando: Mirelle Grosjean, Grand-rue 9. Pf.9,
CH-2416 Les Brenets mireille.grosjean(Qrpn.ch
Togolando: Attiogbe- Agbemadon B., Mensah, T. I. E. To, B.P. 13169, Lome-TOGO, esp.togo(Qcafe.tg
Ukrainio: Nina Daniljuk, prospekt Sobornosti, 32-108, Luck- 26, UA-43026, nina daniljuk(Qukr.net
Usono kaj Kanado: Doroteo Holland, 5140 San Lorenzo Dr, Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh(Qwest.net
Venezuelo: Andres Turrisi, Cen.Res.Puerta del Este.Torre, Oeste, piso15, ap.153, Av.Madrid, VE-1070 La California Norte, Caracas, andesp(Qinternet.ve
REPREZENTANTOJ
Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB(Qfreenet.am
Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovri(Qyahoo.co.in
Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo
Ĉilio: Hector Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg(Quea.org
Estonio: Helgi Hromova,
Pk. 623, EE-12602 Tallinn
Islando: Loftur Melberg Sigurjonsson, Tradarberg 13,
IS-221 Hafnarfj6rdur, /oftur(Dskyrr.is
Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp(Qzahav.net.il
Kongo DR: Ngangu Nduantoni- Bakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaire
Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San Josĉ, tikoguau(dgmail.com
Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis(Qcentras.lt
Meksiko: Jose de Jesus Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales(dyahoo.com.mx
Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ- 6001 Wellington 1, gwenda.s(Qihug.co.nz
Portugalio: Joĝo Jose Santos, Apartado 123, PT-5301-902 Braganca, joaojosesantos(dQgmail.com
Serbio: Radojica Petroviĉ, Bul. oslobodjenja 36, 32000 Ĉaĉak, radp(apit.yu
Slovenio: Marija Zlatnar-Moe, Miliĉinskega 66, SI-1000 Ljubljana, Marija.Zlatnar(Qguest.arnes.si
Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt,
UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo(dmail.ru
IPR 2007/3
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
pADO. A o =
INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
Redakta komitato: Jozefo Nĉmeth (red.) Luiza Oberrauch Madella Rob Moerbeek
Kunlaborantoj de la aktuala numero: Jozefo Baksa Augusto Casquero Aida Cizikaite Renato Corsetti Nina Daniljuk Koffi Gbeglo Tieko Isikawa Marija Jerkovic Zsofia Korody Katalin Kovats Marcel Leereveld Genovaite Liepinia Hokan Lundberg Eduardo Navas Tiina Oittinen Radojica Petrovic Sonja Petrovic Mihai Trifoi Blazio Wacha
Wu Guojiang
Kei Organo de Internacia Ligo | de Esperantistaj Instruistoj
Dri deliiks sidsehri Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 37 – trimonata
07/3
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO
Renato CORSETTI: La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo…………………….-….. 4 Esperanto en la Universitato de Stokholmo (Kompilis: Radojica PETROVIC) ……. 9 Wu Guojiang: Altlerneja E-agado en Liaoning-provinco de Ĉinio……………….. 10 Marcel LEEREVELD: Pri la vicordo de gramatikaj temoj ……………………t iie esii i 14 El la landoj kaj sekcioj [AU, AT, BR, BG, BI, CN, FI, DE, HU, HR, SV, TG, UA].. 18 Pri edukado, instruado kaj ILEI dum UK (Jozefo BAKSA)………………iŝeeie eee ini VUN La Tago de la Lernejo — 7 aŭgusto (Mihai TRIFOI)………………..ie sees eeeeeeeeeneineniis 28 Pinĉilumado kaj paroligaj lecionoj kun www.edukado.net (Katalin KOVATS) ….29 Resume pri la 40-a ILEI-konferenco (Aida ĈIZIKAITE, Tieko ISIKAWA) ………… 32 La 41-a Konferenco de ILEI en Benino 2008 (alvoko, informoj, prezoj) ………. 36 La 42-a Konferenco de ILEI en Slovenio 2009 (alvoko, informoj) ……………….. 38 ILEI-Konferenco en via lando en 2010 (alvoko) ………………………..ŝie ise sneeneen esei 38 ESTRARO DE LA LIGO
Prezidanto: Radojica Petroviĉ, Bu/. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio. Tel. (1381 32) 371053. Fakso: (4381 32) 342101, «radp(Qpit.yu». Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo.
Vicprezidanto: Zsofia Korody, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE- 37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (49) 5521-5983. «zsofia.korody(Jesperanto.de» Instrukapabligado kaj edukaj centroj.
Sekretario: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (F31 70) 3556677, fakso: (131 70) 358 4422, «atilioorellanarojas(Qgmail.com»
Estrarano pri financoj: Sjoerd Bosga, Traddragargatan 27D, SE-723 37 Visteras, Svedio. Tel. (746 21) 41 70 45, «sjoerd(Qesperanto.se». Administra sistemo.
Vicsekretario: Mihai Trifoi, Str. Principala BI.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio (–40) 267-365319, «trifoi(Qhonoris.ro».
Lerneja agado.
Estrarano: Aida ĈiZikaite, Kapiniy 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio.
Tel. (1370) 37 793408. «aidute(Qmail.lt». Konferencoj. Scienca agado.
Estrarano: Yas Kawamura, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyoto-fu, JP-621-0855, Japanio, «esperanto(Qd0y0b.com~. Azia agado.
La nunan numeron ni sendis al la presejo 4 septembro 2007, redaktofino por la sekva numero 31 oktobro 2007.
Sur la titolpaĝo malsupre: Renkontiĝo de kulturoj dum paroliga kurso de edukado.net (p.29-31.), supre: AKEL-2 renkontiĝo en Bulgario (p.20).
Scienca Komitato
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE’
Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko
Membroj:
Vera Barandovska-Frank, Germanio, Universitŝt Paderborn, AIS” San Marino
Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah
Renato Corsetti, Italio, Universita degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE’
Probal Dasgupta, Barato, University of Hyderabad; AdE’
Michel Duc Goninaz, Francio, Universite de Provence; AdE!
Aloyzas Gudaviĉius, Litovio, Ŝiauliu universitetas
Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam
Boris Kolker, Usono, AdE’
Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE’
Mauro La Torre, Italio, Universita degli Studi Roma Tre
Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagiellonski w Krakowie
Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE’
Aleksandr Melnikov, Rusio, Akanemua CEnbCKOXOZAĤCTBEHHOTO Mamunocrpoeyu1
Radojica Petroviĉ, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu
Balazs Wacha, Hungario, Magyar Tudomanyos Akademia, Nyelvtudomanyi Int€zet
Sekretario: Aida Cizikaite, Litovio, estrarano de ILEI
«AdE — Akademio de Esperanto ? AIS — Akademio de la Sciencoj, San Marino
IPR 07/3»2
Karaj Legantoj!
La Prezidanto de ILEI jam ekde 1- 2 jaroj delikate instigas min por verki la enkondukajn vortojn, sed ĝis nun mi ĉiam trovis volontulojn por tiu tasko. Ĝis nun… E
Se mi jam ricevis la vorton, unue permesu, ke mi publike gratulu Probal DASGUPTA, membron de SK, pro lia nova ofico ĉe UEA. Ankaŭ la ĝisnuna prezidanto, Renato CORSETTI, estas membro de nia SK, kiu nun certe trovos eĉ pli da tempo por IPR. La unua pruvo de tio estas lia ĉefartikolo verkita originale por la angla ”Lingvolanĉilo”.
Pluraj membroj de niaj SK kaj redakcio aktivis ankaŭ en Japanio, vd. la kongresajn kaj konferencajn raportojn, kiuj regas la nunan numeron. Ĉi-foje do kulpas ne (nur) mi, ke la proporcio de sciencaĵoj estas malpli granda. Tiuj aktualaĵoj bedaŭrinde ŝovis plu al la sekvaj numeroj bonajn artikolojn de Gĉza KURUCZ, Geraldo MATTOS, Georges-Henri CLOPEAU, Betty CHATTERJEE, Anna kaj Mati PENTUS k.a. (La pli grandaj prelegoj de la lastatempaj simpozioj — espereble — aperos en speciala numero.)
Mi tre dankas al Rob MOERBEEK, kiu sola provlegis la nunan numeron (samtempe mi petas la sinanoncon de pliaj volontulaj provlegantoj).
Jozefo Nemeth redaktoro
IPR 07/3»3
— pàgina 3 del PDF —
La motivaro de la projekto Lingvolanĉilo Renato CORSETTI (Universitato de Romo La Sapienza)
La propedeŭtika efiko
Multaj studoj ekde la 1920-aj jaroj senvarie konfirmas, ke lerni E-on plibonigas la sininstigon de la lernanto pro sento de frua atingo, rezultigante postan pliboniĝon dum la lernado de aldonaj lingvoj. Tian propedeŭtikan efikon (kia faciligas pluan studadon) oni bone konas en eduka psikologio kaj regule utiligas tra gamo da fakoj, de muziko ĝis matematiko.
La kutima eksperimenta modelo koncernas du paralelajn, konformigitajn grupojn da infanoj, kiuj studas tipe dum du aŭ tri jaroj. Unu grupo lernas fremdan lingvon — ekzemple la francan aŭ la germanan — dum la tuta periodo; la alia studas E-on dum unu jaro (aŭ kelkfoje pli longe), kaj poste la fremdan lingvon dum la cetera tempo. Fine de la eksperimenta periodo, ambaŭ grupoj faras normigitan teston pri la fremda lingvo. Senvarie, la grupo studinta E-on antaŭ ol la fremdan lingvon rimarkinde pli sukcesas ol la kontrolgrupo.
Ekzemple, studo en Germanio en la 1970-aj jaroj koncentriĝis pri la propedeŭtika efiko de E-o sur germanaj infanoj lernantaj la anglan kaj trovis gajnon de 3099 en normigitaj testoj kompare al la progreso de infanoj kiuj antaŭe ne studis E-on; en kvinjara kurso, tio reprezentas gajnon de jaro kaj duono. Simila eksperimento en Italio en Romo en la lernojaro 1998-1999 mezuris la evoluon de la prilingva konscio en la propra lingvo de infanoj lernintaj E-on dum unu jaro kompare kun infanoj ne lernintaj ĝin. La infanoj estis ĉirkaŭ 12-jaraj komence de la lernojaro. La mezurado estis farita per testo normigita por mezuri la prilingvan konscion en la itala, TAM?”. La rezulto montris tre rimarkindan kreskon de la prilingva kapablo en la infanoj lernintaj E-on.
! Ĉi tiu artikolo estis originale verkita pete de (kaj por) Springboard to Languages (la brita ‘lingvolanĉilo’). ? TMK2 – “Testo pri metalingva kapablo”
IPR 07/3»4
Lingvo-konscio
Dulingvaj infanoj estas pli komprene fleksiĝemaj ol iliaj unulingvaj samaĝuloj. Tiun ideon unuafoje proponis PEAL d: LAMBERT (1962), kaj la literaturo de la lastaj jaroj ĉiam pli konfirmis ĝin. Komprena fleksiĝemo vidiĝas en diversaj formoj de pensado, de spaco-perceptado tra logikamatematika rezonado ĝis diversaj aspektoj de lingva procezado, precipe tiuj kun metalingva agado. Por resumo de la literaturo vidu REYNOLDS 1991. (Vidu ankaŭ BAKER £: PRYS-JONES 1998, kaj Pinto 2002.)
Unulingvaj kaj dulingvaj infanoj tial diferencas laŭ sia /imgvo-konscio: sia konscio pri certaj konceptoj — vortklasoj, vortordo, finaĵoj, fleksioj, akordo kaj nombro — kaj pri tio, kiel tiuj varias inter la gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj. Bona lingvo-konscio konsiderinde faciligas lingvolernadon. Ĝuste pro tio, unulingvaj britaj infanoj tiom gajnas, lernante duan lingvon. La pli fortan lingvo-konscion ligitan kun dulingveco oni povas utiligi por plikompetentigi pri la angla mem, kaj pri iu ajn alia lingvo poste lernota. Kiel notis BYALISTOK (1988), gravaj sekvoj de tiu metalingva konscio estas, ke ĝi povas helpi al pli frua eklerno legi, kaj ke ĝi eble rilatas al pli sukcesa lernado en la cetera lernprogramo. Pluraj studoj montras ĝuste tian efikon sur la gepatralingva kompetento de infanoj, kiuj lernas E-on, eĉ se nur unu horon semajne dum unujara periodo (PINTO/CORSETTI 2001).
Lingvo-konscio estas grava indiko pri (posta) akiro de tria lingvo (JESSNER 1999), en kiu okazo la rilatoj inter du lingvoj jam sciataj servas kiel ponto al la tria. Jen rekta citaĵo el Safant JORDA (2005): “Konsiderante lastatempajn esplorojn, ni povas supozi, ke dulingvaj lernantoj akiros kroman lingvon pli rapide kaj pli efike.” Studoj pri la akiro de tria lingvo nun pliiĝas, ĉefe en Eŭropo, kie al la regiona lingvo de la lernanto oni ofte aldonas la nacian lingvon, kaj poste lingvon por pli vasta komunikado, kiel la angla (BROEDER/EXTRA 1999). Sed oni trovas trilingvajn situaciojn ankaŭ en aliaj kontinentoj (RUBAGUMYA 1994, TICKOO 1996, DUTCHER 1998). Tiuj studoj montras, ke scii duan lingvon ĉiam helpas lerni trian.
La naturo de Esperanto
E-o estas, relative, tre facila lingvo. Ĝia leksiko estas pruntita el naciaj lingvoj, sed ĝia aparta karaktero gramatika lokas ĝin centre inter fleksiaj, aglutinaj, kaj izolantaj lingvoj. Fakte en Esperanto enestas elementoj el ĉiuj tiuj lingvospecoj (GLEDHILL 1998):
IPR 07/3»5
— pàgina 4 del PDF —
e La leksiko deriviĝas ĉefe el lingvoj de la grupoj latinida kaj ĝermanida, sed atentinda estas ankaŭ la kontribuo el aliaj grupoj.
e La gramatiko de la lingvo estas tamen unika. Krom la leksikaj morfemoj ekzistas aro da gramatikaj morfemoj, kiuj specifas la rolon de ĉiu vorto en frazo. WELLS (1989) resumis la karakteron de E-o kiel a) ekstreme aglutinan, b) milde sintezan, c) havantan senŝanĝajn morfemojn, kaj c) havantan nur unu deklinacian paradigmon, kaj nur unu konjugacian.
Multaj eksperimentoj efektiviĝis por mezuri, kiel facile eblas lerni E-on, ekde la pionira laboro de THORNDIKE (1933). Senescepte, la konkludoj estis pozitivaj. La sola demando hodiaŭ esplorenda temas pri la lernfacileco de E-o rilate al la diversaj denaskaj lingvoj de individuaj studentoj (NAGATA/ CORSETTI 2005).
La regula strukturo kaj gramatika travidebleco de E-o kaŭzas, ke la lernanto konsideras, kiel lingvoj funkcias. Kontraste, la ĝenerala foresto de rolmontriloj ĉe la vortoj de anglalingva frazo — manko, kiun la angla kompensas per fiksa vortordo — estigas, ke unulingva parolanto de la angla ne povas imagi, kiel funkcias aliaj lingvoj, kun pli riĉaj morfologiaj sistemoj. Ke lerni E-on estas facile, ebligas, ke infanoj vere ekuzas ĝin pli frue; tio donas al ili senton de sukceso, kiu siavice instigas ilin al plua lingvolernado. Tiaj observoj de la propedeŭtika efiko troviĝas tra la tuta literaturo pri la instruado de E-o.
Lingva distanco
Alia grava faktoro de la akiro de tria lingvo estas “lingva distanco”. Probablas, ke lernanto pli facile mastros trian lingvon, se ĝi estas tipologie proksima al la dua. Oni povas difini lingvan distancon nur relative: kelkaj lingvoparoj estas reciproke pli aŭ malpli proksimaj ol aliaj. Oni devas analizi ĝin ankaŭ sur diversaj lingvistikaj niveloj: fonologia, leksika, sintaksa kaj pragmata. Ekzemple, la angla estas tipologie ĝermanida lingvo, sed historiaj eventoj rezultigis grandan nombron da pruntovortoj el latino kaj la latinidaj lingvoj. Simile, E-o havas lingvan strukturon, kiu enhavas elementojn el ĉiuj lingvogrupoj (WELLS 1989) kaj leksikon prenitan plejparte el la latinida kaj ĝermanida grupoj.
Por anglalingva infano do, la propedeŭtika efiko derivita el E-o validas (almenaŭ je la morfologia nivelo) por ĉiuj hindeŭropaj lingvoj pli konser-
IPR 07/376
vativaj ol la angla — t.e. por ĉiuj tiaj lingvoj escepte eble de la persa. Ĝi povas helpi eĉ la lernadon de lingvoj tiel malproksimaj kiel la slavaj lingvoj, aŭ la urdua aŭ la hindia. Aliflanke, je la leksika nivelo, pli evidentas helpo pri la lernado de lingvoj latinidaj aŭ ĝermanidaj. Por studoj pri la propedeŭtika efiko de E-o sur la lernado de postaj lingvoj fare de anglalingvaj infanoj, vidu ekzemple HALLORAN (1959).
Praktikaj studoj La unua dokumentita praktika studo okazis en Girls” County School, Bishop Auckland, Britio, en 1918-21, voktate de la oficialaj lernejaj revizoroj. Post tio la ĉefaj studoj inkluzivis:
e 1920 Green Lane School, Eccles, Britio 1922 Oficiala Enketo de la Ligo de Nacioj, Ĝenevo, Svislando 1922-24 Bishop’s Elementary School, Auklando, Nov-Zelando 1924 Wellesley College, Ohio, Usono 1925-31 Columbia University, Nov-Jorko, Usono (prof. E. Thorndike) 1934-35 Public High School, Nov-Jorko, Usono 1947-51 County Grammar School, Sheffield, Britio (University of Sheffield) 1948-61 Egerton Park School, Manĉestro, Britio 1950-63 Somero, Finnlando (Ministerio pri Edukado) 1962-63 Universitato L. Eŭtvos, Budapeŝto, Hungario (prof. I. Szerdahelyi) 1971-74 22 klasoj el Italio, Jugoslavio, Hungario, Bulgario 1972-73 Scuola Elementare Dante, Forli, Italio (Ministerio pri Edukado) 1975-77 300 lernantoj el Belgio, Francio, Germanio, Grekio, Nederlando 1977-83 Universitat Paderborn, Germanio (prof. H. Frank) 1983-88 Scuola Media, San Salvatore di Cogorno, Italio 1993 Oficiala Raporto: Ministerio pri Edukado, Italio 1994-97 Monash University, Victoria, Aŭstralio (prof. A. Bishop) 1998-99 Scuola media Aristide Leonori kaj aliaj, Roma, Italio
El ĉiuj tiuj studoj, eble la plej ĝisfundaj estis tiuj de profesoro Helmar FRANK de Universitit Paderborn, Germanio, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tiuj ampleksaj studoj naskis la koncepton de lingvo-konscio. Oni observis, ke lingvo-konscio plej facile evoluas pere de lingvo relative simpla, regula, fonetika kaj rekonebla, kiel E-o. Profesoro Alan BISHOP de la Fakultato pri Edukado, Universitato Monash, Aŭstralio, resumis la esplortrovaĵojn en la fina raporto de sia praktika studo (2000): “Klare estis el
IPR 07/3»7
— pàgina 5 del PDF —
eksperimentoj … ke E-o helpis al lernantoj bone kaj rapide eklerni sian duan … lingvon.”
Referencoj / Bibliografio
Baker, C./Prys Jones, S., 1998: Encyclopaedia of Bilingualism and Bilingual Education. Clevedon: Multilingual Matters.
Broeder, P./Extra, G., 1999: Language, Ethnicity and Education. Clevedon: Multilingual Matters.
Byalistok, E., 1988: “Levels of Bilingualism and Levels of Linguistic Awareness’, en Developmental Psychology, 34(4), 560-567.
Dutcher, N., 1998: “Eritrea: Developing a programme of multilingual education’, en J. Cenoz/F. Genesee (red.), Beyond Bilingualism: Multilingualism and Multilingual Education. Clevedon: Multilingual Matters, 259-265.
Gledhill, C., 1998: The Grammar of Esperanto. Minchen: Limcom Europa.
Halloran, J.H., 1952: “A Four-Year Experiment in Esperanto as an Introduction to French’, en British Journal of Educational Psychology, 22 (3), 200-204.
Jessner, U., 1999: “Multilinguistic Awareness en Multilinguals: Cognitive Aspects of Third Language Learning’, en Language Awareness, 8, 201-209.
Nagata, H./Corsetti, R., 2005: “Influoj de gepatra lingvo sur la lernado de Esperanto: psikolingvistika esploro”, en Esperantologio/Esperanto Studies, 3, 5-39.
Peal, E./Lambert, W., 1962: “The relationship of bilingualism to intelligence’, en Psychological Monographs, 76/27, 1-23.
Pinto, M.A./Corsetti, R., 2001: “Ricadute metalinguistiche dell’insegnamento dell’ esperanto sulla lingua materna dell’alunno: Un’esperienza nella scuola media italiana”, en Language Problems £t Language Planning, 25/1, 73-90.
Pinto, M. A., 2002: “Bilinguismo e sviluppo metalinguistico’, en G. Di Stefano, R. Vianello (a cura di), Psicologia dello sviluppo e problemi educativi: Studi in onore di Guido Petter. Firenze: Giunti, 280-295.
Reynolds, A.G., 1991: “The cognitive consequences of bilingualism’, en AG. Reynolds (red.), Bilingualism, Multiculturalism and Second Language Learning. Hillsdale, NJ: Erlbaum, 145-182.
Rubagumya, C.M., 1994: Language in Education in Africa. Clevedon: Multilingual Matters.
Safont Jorda, M.P., 2005: Third Language Learners — Pragmatic Production and Awareness. Clevedon: Multilingual Matters.
Thorndike, E.L., 1933: Language Learning. New York: Division of Psychology, Teachers” College, Columbia University.
Tickoo, M.L., 1996: “English in Asian bilingual education: From hatred to harmony”, en Journal of Multilingual and Multicultural Development, 17, 225-240.
Wells, J., 1989: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: UEA.
IPR 07/3»8
Esperanto en la Universitato de Stokholmo
Gramatikkontrolilo por Esperanto
La 28-an de aŭgusto 2007 komenciĝis E-kurso en la Universitato de Stokholmo kun ĉ. 30 aliĝintoj. La kursanaro estas interesa mikso de junuloj kaj maljunuloj (unu estas 78-jarulo, alia 77, sed la plejmulto aĝas ĉ. 25 jarojn), lingvemuloj kaj nelingvemuloj, kaj eĉ svedoj kaj nesvedoj. Plej multaj el ili deklaris, ke ili aliĝis por ekscii iom pri E-o (interesiĝas pri lingvoj ĝenerale) aŭ por lerni paroli E-on (delonge volis fari tion, aŭ simple pro scivolo, aŭ ĉar iu amiko faris tion). Kelkaj jam parolas la lingvon kaj deziras plibonigi siajn jamajn sciojn. La kurso okazos dum 2 semestroj kiel vespera kurso. Instruos Hartmut TRAUNMULLER, Sonja PETROVIĈ-LUNDBERG kaj H3kan LUNDBERG. Entute estos kvar subkursoj (kelkaj aliĝintoj partoprenos nur la unuan): 1) Enkonduko al Esperanto; 2) Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj; 3) Profundiĝo en E-on; 4) Pri la kulturo kaj movado de E-o. Dum la enkonduka subkurso estos multe uzata /ernu.net kaj retbazita eduksistemo de la universitato kiu nomiĝas Mondo. Ĝi estas iom modifita versio de http://sakaiproject.org/ kaj estas amuze, ke la universitato elektis nomon en E-o por sia retbazita eduksistemo. Meze de oktobro estos konataj la unuaj rezultoj de la unua kurso.
skokok Fine de la sama semajno okazis, same en la Stokholma Universitato, plankunsido de projekto kiu celas krei gramatikkontrolilon por E-o. En agrabla etoso la projektestro Eckhard BICK, lingvisto kaj e-isto el Danio/Germanio, profesie instruis pri Constraint Grammar” kaj rilataj aferoj. Tagordo kaj listo de partoprenintoj videblas ĉe http://vikio.ikso.net/Projektoj/Gramatik Kontrolilo/Kunsidol. Laŭplane la projekto komenciĝos en novembro kun subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation, http://www.esperantic .org/). La unuaj testeblaj rezultoj estos espereble pretaj junie 2008. Du el la partoprenantoj de la projekto Sonja PETROVIĈ-LUNDBERG kaj Marek BLAHUS, studentoj de komputila lingvistiko, planas utiligi certajn temojn el la projekto por studentaj laboraĵoj kadre de siaj studoj.
Kompilis Radojica PETROVIC laŭ informoj de Hokan kaj Sonja LUNDBERG
3 «
“ Constraint Grammar: Metodologia aliro kaj ilo de aŭtomata prilaboro de naturaj lingvoj (Natural Language Processing — interdisciplina subkampo de artefarita intelekto kaj lingvistiko)
IPR 07/3»79
— pàgina 6 del PDF —
Wu Guojiang Altlerneja E-agado en Liaoning-provinco de Cinio
E-o eniris en la provincon Liaoning, Ĉinio, en la komenco de la 20-a jarcento. En 1911 oni starigis E-lernejon en Shenyang (siatempe ĝi nomiĝis Fengtian), la nuna ĉefurbo de la provinco. Dalian Kolegio de Fremdlandaj Lingvoj unue funkciigis E-kurson en oktobro 1957. Tamen grandskala E-movado komenciĝis nur en la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. La varma tajdo de E-o en la provinco vekis atenton i.a. de s-ro Lawrence WALKER, ekonomia konsulo ĉe la Konsulejo de Usono en Shenyang. Vizitis Liaoning-provincan E- Asocion (mallonge LEA) la raportisto Adi
= IGNATIUS de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal speciale veninte de Pekino por intervjui nin. Tiam ankaŭ diversaj E-kursoj estis funkciigitaj en la nemalmultaj altlernejoj de la provinco. Inter ili Dalian-Universitato unue enkondukis E-on kiel nedevigan studobjekton en 1983. Tamen enire de la 90-aj jaroj granda ŝanĝo okazis en Ĉinio kaj ekfunkciis la sistemo de la socialisma merkata ekonomio. Tio ege atakis la Ĉinan E-movadon. Ankaŭ la Liaoning-a E-movado (malongige LEM) draste falis. Tre malmultaj personoj plu vizitis la kursojn organizitajn de LEA kaj ĝiaj urbaj filioj, kompare kun kursoj de la angla, franca, japana, germana ktp. LEA kaj LEM komencis alfronti novan ekzamenon kaj defion.
1. Penado kaj esplorado
En la 90-aj jaroj la influo de la ekonomie fortaj lingvoj al disvastigo de E-o estis granda kaj profunda sub la sistemo de la socialisma merkata ekonomio. Multaj personoj havis la komunan opinion, ke E-o tre malfacile kondukis ilin al akiro de praktika efiko pro sia limiĝo de apliko kaj manko de uzmedio, ekz. en Ĉinio E-o nemulte estis uzata en ekzamenoj de fremdaj
“ La prelego estis aŭskultebla dum la Tago de La Lernejo de UK 2007. La aŭtoro naskiĝis en 1965 kaj li estas altranga inĝeniero pri petrolkemio. Esperantistiĝis en 1984 kaj estas la vic-prezidanto de Liaoning-provinca E-Asocio.
IPR 07/3»10
lingvoj por promociiĝo de posteno. Kaj tiu influo daŭras ĝis hodiaŭ. Kvankam LEA provis diversajn metodojn kaj klopodadon por plibonigi kaj antaŭenirigi la movadon en la provinco, la efiko ne estas sufiĉa. Ekz. ni sukcese ĉesigis la decidon de la ŝtataj departementoj pri nuligo de ekzamena objekto en Liaoning (kiel prova unuo), sed aliĝintoj al tiu ekzameno malmultiĝis. Plue en 2002 s-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, prenis kaj kolektis kelkajn dekmilojn da juanoj reklami E-kursojn en ĵurnaloj je provinca nivelo, sed anoncis sin por la kurso malpli ol kvardek personoj. Alfronte tian situacion la laboroj de LEA renkontis senprecedencajn malfacilaĵojn, sed LEA ne retiriĝis kaj aktive komencis novan esploron.
2. Strategia ŝanĝo
Kiel ŝanĝi tiun ĉi situacion? La estraro de LEA plurfoje kunvenis kaj diskutis pri tio. Ciu sentis kaj opiniis, ke disvastigi kaj instrui E-on en altlernejoj estas bona eblo por progresigi la movadon en la provinco, ĉar poste la studentoj pli kapablas alpreni kaj kompreni ajnan novan lingvon. El sciemo kaj intereso multaj studentoj deziras lerni kaj posedi novan scion, E-o ja estas nova scio al tiuj studentoj kiuj neniam aŭdis aŭ kontaktis ĝin. El profito elekti E-on signifis akiri pli multajn studpoentojn. Alie, la scienca strukturo de E-o mem faciligis al la studentoj lerni E-on, almenaŭ ili ne necese prenas tiom da tempo fari tion. La praktikado preni E-on kiel nedevigan studobjekton en Liaodong-Instituto (la antaŭa Liaoning-Financa Kolegio) kaj Liaoning-Universitato, sidejo de LEA, pruvis ke nia strategio estas prava. Pli ol 170 studentoj en la instituto anoncis sin por ia kurso, pli ol 120 studentoj en la universitato por la kurso.
3. Kiel solvi novan problemon?
Kun la evoluo de E-instruado en altlernejoj nova problemo reaperas antaŭ ni. Tio estas: tre mankas E-instruistoj! Ni klare konscias ankaŭ, ke tio estas urĝa tasko kiu estas plenumenda kiel eble plej rapide, t.e. problemo tuj solvenda. Estas kelkaj kialoj: unue kiam E-instruistoj emeritiĝas, tiuj altlernejoj, kie ili laboras, perdas la eblon daŭre funkciigi E-kurson; due kiam kelkaj lernejoj samtempe bezonas E-instruistojn, ni ne povas sendi tiom da instruistoj; trie, ankaŭ la plej grava, pli multajn instruistojn bezonas la celo grandskale antaŭenpuŝi E-instruadon en altlernejoj de la tuta provinco. Do celante tion aktive liginte Liaoning-provincan Instruan Instituton de Fremdlandaj Lingvoj por Altlernejoj kaj sufiĉe utiliginte ĝiajn influon kaj superecon ne-anstataŭigeblajn en la socio ni vizitis pli ol 20 altlernejojn kaj
IPR07/3»11
— pàgina 7 del PDF —
invitis ilin elekti kaj sendi elstarajn junajn instruistojn el la fremdlandaj lingvaj institutoj (aŭ fakultatoj) al kurso baki E-instruistojn. Rezulte 58 instruistoj diplomiĝis kaj jam laboras, ekz. du el ili sukcese instruis E-on al 600 studentoj en Shenyang-Universitato.
4. Kelkaj spertoj
4.1 La laboro nepre devas esti planata
Ajna laboro de E-o devas esti zorge planata. El diversaj kanaloj multaj personoj informiĝis, ke ĉi tiu jaro estas la E-instrua jaro de LEA. Por efike realigi la celitan planon frue en 2006 ni faris necesajn laborojn, ekz. prelego pri E-instruado en la labora konferenco pri la provinca instruado de fremdaj lingvoj, la unua E-seminario de altlernejoj en la provinco, kiun ĉeestis estroj el la fremdlingvaj institutoj (fakultatoj) de 11 universitatoj. Ĉi-jare ni intence aperigis artikolojn pri E-o en diversaj famaj gazetoj neesperantaj kiujn oni tre ŝatas legi kaj aĉeti, ekz. „Famuloj”, „Teoria Horizonto”, „Artopioniro” ktp. En majo projekto nomita „Altigo de Kultura Kvalito” estis funkciigita en Liaoning-Universitato, 17 profesoroj estis elektitaj inter cento da aliĝintoj kaj invititaj fari prelegojn koncerne tiun temon. Profesoro Liu Zhengkun kaptis kaj gajnis tiun ĉi ŝancon per temo „Idealo kaj kultura valoro de E-o”, pli ol 350 studentoj kun intereso aŭskultis lian prelegon. La priaj afiŝoj siatempe estis ĉie videblaj en la tuta universitato. Ĉio ĉi kreas utilajn kondiĉojn por la instrua jaro. Nun ĉirkaŭ 1000 studentoj estas lernantaj nian lingvon en kelkaj altlernejoj.
4.2. La laboro devas esti iniciatema
E-instruado estas sistema laboro. En ĝi iniciatemo estas nepra. Por allogi kaj interesi studentojn ni starigis la unuan Klerigan Bazon de E-o por Altlernejoj en Shenyang-a Muzika Universitato, samtempe por diferencaj karakterizoj de altlernejoj ni prenis malsamajn instruajn metodojn, ekz. ni enkondukis metodon nomatan reciproka movado en Shenyang-a Muzika Universitato kaj atingis kontentigan efikon. La reciproka movado estas, ke ni aranĝis parton de la lecionoj ekster la klasĉambro, la studentoj unue faris demandojn al la publiko, poste la instruistino instruis ilin kiel esprimi la demandojn kaj respondojn en E-o. Plue en la supremenciita kurso de E- instruistoj ni ŝanĝis la tradicion: nur instrui lingvon, sed instrui kaj E-on kaj ĝian historion. Tiel la kursanoj povas havi sisteman scion pri E-o, se ne la simplan.
IPR 07/3»12
T
4.3 La estraro de la loka E-organizaĵo estu unueca kaj diligenta
Estraro de loka E-organizaĵo estas baza kaj grava kolektivo por gvidi la lokan movadon. La movado ne marŝus se tiu ĉi grupo estus malunueca. La laboro ne progresus se tiu ĉi grupo estus tre inerta. Ni, Liaoning-provinca E-Asocio, klare konscias tion, profesoro Liu Zhengkun ofte diras al la estraranoj: „entreprenu E-on kiel grandan aferon”. Ĝuste pro tiu ĉi klara koncepto multaj laboroj povis esti sukcese plenumitaj en la kurta tempo, ekz. la libro „Vivo de Zamenhof” por la Pekina UK en 2004, la libro „Evolua Historio de E-o” por la celita kurso en Liaoning-Universitato, preparo por la unua E-Seminario de Altlernejoj en la provinco, kaj tiel plu.
Indas mencii, ke sub la penado de profesoro Wang Tailin, vic-prezidanto de LEA, E-o estis instruata kiel nedeviga studobjekto en Dalian Universitato ekde la jaro 1983 kaj entute pli ol 2000 studentoj lernis ĝin. Tio ankaŭ estas aktuala priskribo pri tiu ĉi flanko.
Karaj kongresanoj, de la supra prezentado ni nemalfacile konkludas, ke la E-instruado en altlernejoj estas efika vojo por disvastigi kaj popularigi E-on en Cinio, precipe en la provinco Liaoning. Tamen ni scias, ke tio ne estas la unika metodo progresigi la movadon, ni aktive esploros novajn metodojn utilajn por la evoluo de E-o en la nuna Ĉinio.
Nun ni plezure informas vin ĉiun pri tio, ke en la venonta semestro kelkaj universitatoj en la provinco enkondukos E-on, ekz. Bohai Universitato, Liaoning-Petrolkemia Universitato, Shenyang-Medikamenta Universitato, Shenyang-Agrikultura Universitato ktp. Ni komencas preparajn laborojn por enkonduki E-on kiel devigan studobjekton en iu Universtiato, unu fruktdona laboro estas, ke profesoro Feng Yuzhong, la ĉina fama ekonomiisto kaj eksa estro de Liaoning-Universitato plezure akceptis nian inviton esti honora prezidanto de LEA.
Kun la subteno de diversaj organizaĵoj kaj esperantistoj ni kredas, ke la altlerneja E-agado atingos grandan sukceson, kaj nova situacio pliĝojiga aperos en la provinco Liaoning! Koran dankon pro via aŭskulto!
Wu Guojiang, Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, CN-113008 Fushun Liaoning. Rete: ghemelurboj(Qyahoo.com.cn; amikeco999(D21cn.com
IPR 07/3»13
— pàgina 8 del PDF —
Marcel LEEREVELD (Aŭstralio)
Pri la vicordo de gramatikaj temoj”
kelkaj konsiloj por kursgvidantoj kaj lernolibro-verkistoj
Kiam oni konstruas domon, la arĥitekto kaj la konstruisto jam antaŭe elverkis” la desegnon. Ilia desegno dependas de la interrilatoj eblaj inter la multaj diversaj partoj de la konstruotaĵo, kaj tiuj rilatoj do diktas la konsiston de la partoj, kiu konsisto devas taŭgi por tiuj rilatoj. De ĉi ĉio dependas ankaŭ la ebla formo de la konstruaĵo laŭ arta aspekto, kvankam alternativoj de tiu formo povas iomete elektati. Kiam juna infano konstruetas sian ludodometon, ĝi kutime komencas ĉe la bazo kaj, per provado kaj erarado, daŭrigas la laboron, ne havante antaŭe en sia menso ekzaktan finan rezulton. Ĝi lernas per imitado kaj erarado. Lerni lingvon similas al tio. La juna infano lernas ĝin ne sciante, nur malrapide supozimagante” la necesan konsiston de la lingvo. Ankaŭ lingvon ĝi lernas per imitado kaj erarado. Ĝi lernas la regulojn pri la konsisto de la lingvo en ĉirkaŭa, temporaba, vojo, kutime eĉ ne sciante pri tiu konsisto. La infano povas lerni lingvon en tiu nepraktika maniero, ĉar ĝia menso en tiu juna aĝo daŭre adaptiĝadas al tiu laborego.
La plenkreskulo lernas pli per sia inteligento. Same kiel la arĥitekto desegnas unue la tutan konstruaĵon, dum poste la metiistoj konstruas ĉiu sian propran parton, same tiel la instruisto instruanta novan lingvon devas instrui la lingvon konsiderante la tutan konstruaĵon, la gramatikon de la lingvo. La plenkreskula lernanto povas sukcese lerni la partojn de la gramatiko, nur se tiuj partoj jam de antaŭe interrilatas. Kaj kiel la konstruisto devas komenci per la bazaj partoj de la konstruo, ne per la tegmento, same la plenkreskula lernanto de lingvo devas komenci per bazaj konceptoj, kiujn la instruisto poste interrilatigas kun la pli „altaj” partoj de la strukturo. En tiu instruado do gravas, ke la lernanto komencu per tiuj partoj de la gramatiko, kiuj havas rektan interrilaton kun tio (kaj ankaŭ
5 En la teksto ricevita de aŭstralia kolego la redaktantoj modifis kelkajn esprimojn pro stilaj aŭ lingvaj konsideroj. La modifetoj espereble ne tuŝas la esencan enhavon. La ŝanĝitaj esprimoj sekvas sube.
$ La aŭtoro uzis la formon jam antaŭe elverkis, ĉi tie: «estas (en la konsiderataj, supozeble oftaj aŭ kutimaj, momentoj) verkinta, farinta” [jam antaŭe elverkas]
? supozante iom post iom venante al supozo” [— supoz-imagante]
IPR 07/3»14
ua
dependas de tio), kio poste baziĝos sur tiu baza strukturo. Oni ja ne unue lernigas la lernanton pri la akuzativo, antaŭ ol lernigi ŝin/lin pri la objekto de la frazo, nek antaŭ ol lernatigi la regulojn pri la finaĵoj de la vortspecoj kaj por la pluralo. Konsekvence, la instruistoj, personoj aŭ lernolibroj, sekvu sistemon, kiu respondas“ al tio ĉi supre menciita. Ĝenerale ili faras tion, sed ne ĉiam. Kie ili faras tion, estas kie ili komencas lernigi la regulojn pri la finaĵoj de la vortspecoj, kaj la pluralon, kaj la artikolon, kaj tuj post tio la finaĵojn kaj uzon de la simplaj verbformoj. Post tio la objektan akuzativon, sekvatan de la elprepozicia akuzativo. Nur post ĉi ĉio supre menciita komenciĝas ĉe la instruistoj (kaj la lernolibroj!) la erara sekvordo, kaj tial oni” sube substrekos la idealan vicordon necesan por kelkaj gramatikaj temoj:
Unue pri la elprepozicia akuzativo (li venis lundon). Estas konsilinde'» dekomence lernigi, laŭgrade, ĉiujn prepoziciojn kaj ilian uzon antaŭ ol trakti la elprepozician akuzativon. En la komencaj lecionoj uzu nur prepoziciajn prepozitivojn, do „li venis je lundo”, kaj „dum proksima ĵaŭdo”, kaj „al la lernejo” anstataŭ „lernejen”. Tion sekvu la uzado de duobla prepoziciaĵo» „ĝis post la naŭa horo”; „krom en la ĝardeno ankaŭ en la domo”; „ŝi saltis al en la akvo”; „li metis ĝin al sur la tablo”. Uzu multajn ekzemplojn de prepoziciaĵoj de „al” kun alia prepozicio. Nur en posta leciono instruu, kiam ŝanĝi, kaj kiam ne, prepozicion al akuzativo. Lernigu la diversajn regulojn por tiu ŝanĝado (= 1. Iu ajn simpla prepozicio, sed nur se la senco klaras, do, precipe ĉe kelkaj tempindikoj kaj ĉe „al””; 2. nur se estas „al”” antaŭ dua prepozicio). Tiel lerniĝas unue la bazaj principoj kaj poste tiuj kiuj el ili sekvas.
1 „korespondas [— respondas] ? Ni [— oni ”la aŭtoro”]
estas konsilinda (— estas konsilinde]. La aŭtoro uzis la strukturon estas konsilinda, kaj poste similajn plurloke, eble pro reformemo aŭ ia nekonata principo (vidu similan iniciaton de Johano Petik, en IPR 95/4, p.29-34). Se temas pri IPR, la redaktanto ĉe manko de nomforma subjekto preferas, laŭtradicie, e-formon; sed oni informas ĉi tie pri evidente alia prefero de la (ankaŭ ĉi-punkte reformema) aŭtoro, rekomendante al li uzi aliajn formon, ĝenron kaj forumon por prezenti reformideojn.
ante duoblan prepoziciaĵon (— de duobla prepoziciaĵo). La aŭtoro, reformeme,
uzadas memstarigatan formon ante por enkonduki rektan objekton de agsubstantivo. Tion por konservi unuecan lingvaĵon de la revuo, la redakta kolektivo ŝanĝis, kun pardonpeto.
10
IPR 07/3715
— pàgina 9 del PDF —
Dua grava, sed ofte ne sekvata, vicordo temas pri la t.n. participoj. Lasu ilin ĝis post lernigo de la pasivo kaj de la medialo (la pasivo kun la verba sufikso „-ati”: la aŭto lavatis de mia filo; la medialo kun la verba sufikso „iĝi”: la aŭto jam laviĝis pro la pluvo). Priekzercu’” multe tiujn pasivon kaj medialon kaj iliajn tradukojn en pli ol unu verbojn en la angla lingvo. Nur longe post tio enkonduku la participajn adjektivojn, unue kiel epitetojn ĉe substantivoj, multfoje. Nur post tio kun la kopuloj: esti, resti, ŝajni, iĝi, montriĝi, fariĝi ktp., multfoje. Tio estas por montri, ke la participoj en E-o NE estas verboj, sed adjektivoj difinantaj substantivojn (aŭ pronomojn). Nur post tio oni klarigu la diversajn anglajn formojn kompleksajn de la verboj, kun iliaj tradukoj, komparante ilin kun la E-aj, se eble simplaj. Tio do okazas ne malproksime de la fino de la kurso. Se oni frue klarigas la kompleksan verbsistemon en la angla, la lernantoj kutimiĝas al tendenco laŭvorte traduki tiujn en E-on. Estus krome malutile’” desegni paradigmojn por la participoj, kun angla traduko, ĉar ili estas en E-o simple adjektivoj kun adjektivaj signifoj. Utilas peni doni al ĉiu adjektivparticipa sufikso ĝian propran signifon, ĝian aspekton por iu ago. Konsiderinte la ĉisupron, ni konscias, ke nur post la traktado de la participaj adjektivoj’“ ni klarigu la uzon de la participaj adverboj, komencante per multaj ekzemploj sen komplemento (li legas ĉiumatene la ĵurnalon manĝante), kaj poste kiel determinatoj en reduktitaj subpropozicioj (li manĝas, legante la ĵurnalon de la komenco ĝis la fino). Se lernanto scivolas pri la fakto, ke (nur) la finaĵo – at- havas du signifojn, klarigu ke (nur) -at- estas uzata kiel verba sufikso participa, kaj tiam havas la reduktitan signifon „pasiva voĉo” nur (la paketo retrosendatis), dum la adjektiva -at- signifas kaj pasivon kaj nefinitecon (la soldatoj estis ekzercataj, kiam la bombo mortigis ilin).
Tria konsilo estas, ke oni antaŭ ol klarigi kaj praktiki la fiktivan kondicionalon (mi aĉetus helikoptron’”, se mi havus la monon), oni praktiku la realigeblan supozan kondiĉon (mi ĝojos, se ci morgaŭ vizitos min), en la tri tempoj. Tio estas por alkutimigi la lernantojn al pli multa uzo de la indikativo en tiaj kondiĉaj frazoj, ol al uzo de la kondicionalo, tro ofte uzata en Esperanto.
!? Ekzercu (— Priekzercu… [aŭ: ekzercu la kursanojn/lernantojn en/pri…])
13 Estus malutila (— estus malutile)
“ ante participajn adjektivojn (— de participaj adjektivoj [aŭ: de participadjektivoj] )
15 Helikoptron (—» helikopteron)
IPR 07/33716
“uy”
Kvara konsilo: Dum la personaj pronomoj lernatu en la komenco de la kurso, la korelativaj pronomoj atendu iomete, certe ĝis post la klarigoj de la objekta akuzativo kaj la adjektoj’”. Por la adjektoj la vicordo estu: unue montru ilin kiel prepozitivojn, post tio kiel elprepoziciajn akuzativojn (kie la prepozicio ŝanĝiĝas al akuzativo), kaj nur fine, kiamaniere el la prepozitivoj disvolviĝis la adverboj (en rapida maniero — rapidmaniere ~ rapide), kaj kiel en E-o ili simple originas el adjektivoj (rapida — rapide). Ne forgesu mencii la kelkajn originalajn adverbojn.’”
Kvina konsilo: estas necesege,’“ antaŭ ol trakti la kaŝitajn medialojn (bruniĝi, profesoriĝi), unue klarigi la puran medialon (la ŝtono laviĝis en la marakvo; Ateno troviĝas en Grekujo; ŝi sendube konsideriĝos esti la gajninto). Sekve ankaŭ la diferencon inter „sidiĝi” (= sidigiĝi) kaj „eksidi” (= intence). („Bruniĝi” = fo get (= iĝi, = medialo) into a state of brownness = bruni’”) as ifsomebody or something not mentioned is behind (= igi) this action; so: brunigiĝi shortened to bruniĝi).
Sesa konsilo: NE samtempe traktu „-iĝi” kaj „-igi”, ĉar ili neniel interrilatas escepte ke verboj kun -iĝi estas hazarde sed nature: netransitivaj; kaj verboj kun -igi: transitivaj. Ne forgesu, ke transitiveco aŭ netransitiveco de -igi resp. -iĝi ne indikas la signifon de tiuj sufiksoj (ili havas specifajn signifojn), sed estas nur gramatikaj klasoj. Do havu kelkajn aliajn lecionojn inter la du. Neniam diru ke oni uzas -igi kaj -iĝi por transitivigi, kaj netransitivigi verbon, respektive (tio ne estas vera); sed ke verboj kun „-igi” estas transitivaj pro la signifo de „-igi”, kaj ke verboj kun „-iĝi” estas netransitivaj pro la signifo de „-iĝi”.
Sepa konsilo: nur post ol trakti la subjunkciojn en subpropozicioj oni enkonduku la rektajn demandojn, kiuj forme estas subpropozicioj: [mi demandas,] ĉu ci bezonas mian helpon?
Oka konsilo: Traktu la aritmetikajn esprimojn kune, klarigante ke ĉiuj esprimiĝas per sufikso, eĉ -poa, sed ke por -poa oni ĝenerale ankoraŭ uzas la prepozicion „po” (ili marŝis po kvar = ili marŝis ĉiulinie kvarope = en grupoj de kvar).
16 ante la objektan akuzativon kaj la adjektojn (— de objekta akuzativo kaj la adjektoj] Primitivajn adverbojn (tuj, nun), aŭ-adverbojn (hodiaŭ). [Red.] Estas necesega [—» estas necesege]
mi . Pri la „statuso” de bruni oni povus diskuti… (redaktantoj)
IPR 07/3» 17
— pàgina 10 del PDF —
Naŭa konsilo: Oni certigu frue kaj nekompate ke la prononcado” de la lernantoj estu perfekta.
Deka konsilo: Substrekadu, ke lernanto de E-o devas rekrei la lingvon same kiel ĉiu esperantisto (inkl. Zamenhof) faris, sur la bazo de la malmultaj reguloj gramatikaj kaj de la malgranda stoko de (oficialaj) radikoj, per alikategoriigado, per riĉa uzo de la afiksoj (= derivado), kaj per eĉ pli riĉa kunmetado de du aŭ tri vortradikoj.
Komentoj de Blazio VAHA, nome de la Scienca Komitato de IPR
l) Estas evidente, ke la aŭtoro konsideras antaŭ ĉio malfacilaĵojn (ne tute ĝenerale, sed prefere) por anglalingvanoj. Tamen li ne atentigas pri tio, pri tiu specifeco, klare: tiel liaj postuloj estas tro fortaj. Ĉe alia fona lingvo la situacio povas esti alia. 2) La artikolo montras aliron gramatik-centran. Estas diskuteble, ĉu duoblaj prepozicioj, kiuj ne estas tre kutimaj, devus esti imtense instruataj pli frue, ol la solvoj kun akuzativo. Laŭ aliaj vidpunktoj estas pli bone konatiĝi unue kun formoj pli kutimaj. Lernantoj alproprigas ankaŭ frazojn konkretajn, ripeteblajn multfoje kaj tutece, ne nur skemojn de gramatikaj strukturoj.
3) Kompreneble, la aŭtoro rajtas prezenti sian opinion (malgraŭ la supraj kritikaj mencioj).
4) Aliaj punktoj (pri hierarĥio de gramatikaj konoj, pri sinsekvo de participoj kaj verboformoj, pri indikativo kaj kondicionalo, pri nesamtempa instruado de -iĝ- kaj -ig- ktp. estas klare pravaj.
5) Estus inde referenci je similtemaj studoj, eĉ ne samopiniaj.
6) La artikolo enhavas elementojn de reformemo. Tion estus pli bone apartigi, sed se ne, almenaŭ montri pli klare, ke la aŭtoro kelkpunkte elpaŝas reformeme.
7) La artikolo estas nepre aperiginda, posta diskuto estas ebla.
El la landoj kaj sekcioj…
Aŭstralio
Pasintjare la universitato de Novsudkimrujo en Sidnejo (Aŭstralio) okazigis 6-monatan (148-horan) kurson por trejni E-instruistojn kun partopreno de tri personoj. Dum parto de la kurso ili ĉeestis komunajn lecionojn kun studentoj kiuj lernas instrui aliajn lingvojn, sed estis lecionoj ankaŭ nur por
2? Prononcado ate de la lernantoj (— prononcado de la lernantoj]
IPR 07/3»18
“yyy
la esperantistoj kun profesoro Daniel KANE. Ili lernis instrui laŭ la komunikmetodo. La universitato funkciigis pasintjare ankaŭ 9-semajnan kurson por komencantoj kaj la tri estontaj E-instruistoj tie havis la eblon ekzerci sin pri la instruado en vera klaso. Por ricevi la diplomon ili devis krei instrumaterialojn por 20-hora E-kurso.
Informis: Nicole ELSE, «nicole(Qcryogenic.net»
Aŭstrio
Kolokvo pri E-aj bibliotekoj kaj arkivoj okazos 19-20 oktobro 2007 en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno kun la titolo Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj (Esperantomuzeo, Mollardgasse 9, AT-IO10 Wien, plans prachen(Qonb.ac.at, www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index. him): — D. BLANKE: Planlingvaj arkivoj — problemoj kaj praktikaj spertoj
— T. WITKAM: Provlegado post skanado — Homo kaj teĥnologio
—H. MAYER: Tradicia biblioteko — kaj defioj de novaj teknikoj […]
—M. MALOVEC: E-bibliotekoj en Cehio kaj disponigo de libroj elektronike — A. MATHE: Periodaĵoj en bibliotekoj kaj libraroj
—M. BLAHUS: Propono pri starigo de interreta superkatalogo […]
— U. MAIER/K.H. SCHAEFFER: La Germana E-Biblioteko Aalen […]
— A. MONTAGNER: Bibliotekoj kaj Esperanto: Ĉu alia aparta mondo?
Brazilo
S-ino Elvira Fontes (1916-2007) forpasis la 25-an l de aŭgusto, en San-Paŭlo, kun la aĝo je 91 jaroj el kiuj pli ol 40 ŝi plene dediĉis al E-o. Ŝia laboro por la e-ista movado koncentriĝis ĉefe en E-Asocio de San-Paŭlo, kie ŝi agadis interalie kiel gvidanto de plurnivelaj kursoj, direktoro de la departemento pri Instruado kaj kiel prezidanto mem de la Asocio dum 10 jaroj. Dum multaj jaroj ŝi redaktis ties oficialan organon La Lampiro. Po IRI Ŝi konatiĝis kun E-o komence de la 60-aj jaroj pere de la tiam fama Municipa kurso de E-o kie poste ŝi fariĝis unu el la plej agemaj kunlaborantoj. En la 70-aj jaroj ŝi gvidis kurson de E-o en la publika TV Kulturo — de Fondaĵo Pastro Anchieta, kaj krome unufojon semajne artikolis pri E-aj temoj por unu el la tiamaj plej popularaj taggazetoj O Diario P opular. En 1975 ŝi fariĝis la estro de la brazila sekcio de ILEI kaj dum Pluraj jaroj estris la sekcion. Kiel sekciestro, ŝi gvidis interalie labor-
IPR 07/3»19
— pàgina 11 del PDF —
kunsidojn por instruistoj, kies ofteco estis trimonata, kaj plurnivelajn ekzamensesiojn kadre de la Brazilaj Kongresoj de E-o, laŭ la invito de Brazila E-Ligo. Dum kvar jaroj sub ŝia redaktoreco eldoniĝis la sekcia bulteno Milde, kies unua numero aperis en 1998. Ŝi estas aŭtoro de du lernolibroj, Unuaj paŝoj kaj Survoje al Esperantujo, ankoraŭ tre uzataj de
AS same
honora membro de E-Asocio de San-Paŭlo, Brazila E-Ligo kaj UEA.
Bulgario
Ĉ| AKEL-2 renkontiĝo en Bulgario E-instruistoj de Bulgario, Italio, Britio kaj Hispanio efektivigas Socrates- Comenius-porlernejan projekton AKEL (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj) por evoluigi la mondkoncepton de la junaj homoj en la unuiĝinta Eŭropo. AKEL-2 okazis 15-22 aprilo en mezlernejo de Canko Cerkovski en Polski Trambeŝ, Bulgario. Ĝia temo estis: „Kutimoj kaj tradicioj aŭ kiamaniere festas mia popolo”. [Surfote: litovinoj kun britoj)
3 2” eapo sins man ia aa = AO : 3 == Ada ao -/i =
Lernejaj teamoj preparis komputilan prezentaĵon pri la temo, kunhavis aĵojn por ekspozicio, partoprenis en internacia koncerto en la urba kulturdomo ktp. Eseoj de gelernantoj laŭ la temo „Eŭropcivitaneco“ aperos €n aparta eldonaĵo.
laŭ la informoj de Genovaite LIEPINIA (Litovio)
IPR 07/3»20
Burundo
Seminario — antaŭprepare al la ILEI-Konferenco en Benino — okazos inter la 22-a kaj 29-a de marto 2008 kun la titolo: /nstruado de Esperanto por evoluigo de la afrika kulturo. Okazos E-kursoj por progresantoj/intoj el pluraj afrikaj landoj, kiuj intencas partopreni la ILEI-konferencon kaj ekzameniĝi por esti E-instruistoj en Afriko. Estos kursoj por lokaj komencantoj en Rumongo, kiu troviĝas sude de Burundo, 72 km-ojn de Buĵumburo, ĉe la limo de Burundo, Kongo kaj Tanzanio. La seminariejo troviĝas apud la ŝip-haveno en religiula hotelo. Rumongo estas turisma regiono kun multaj plaĝoj, belaj pejzaĝoj, montoj, hoteloj kaj vidindaĵoj. Oni aparte serĉas eksterafrikajn instruantojn kaj studgvidantojn, kiuj povus propra-
koste (almenaŭ parte) partopreni. Afrika Oficejo de UEA, BP 416, Lokossa-Mono, Benino Tel: 229 22 41 02 29, «afrika.oficejo(Qesperanto.org» Informoj ankaŭ ĉe SABIYUMVA Jeremie: BP: 170 Rumonge, Burundo «jerrybs21(Qyahoo. fro
Cinio
Fine de junio 2007 finiĝis du E-kursoj en la urbo Kantono. Unu el ili okazis en universitato, kun gvido de la ĉina profesoro, Ĝenerala Sekretario de la E-Asocio de Kantono, s-ro LIU Weizhuang, kaj de la hispano Augusto Casquero, kaj tie oni disdonis la koncernajn diplomojn al la lernantaro.
ŝ . 3
IPR 07/3»2]1
— pàgina 12 del PDF —
La dua kurso okazis en la sidejo de la E-Asocio de Kantono, gvidata de Augusto CASQUERO. Ambaŭ kursoj estis sukcesaj, kaj ĉiuj montris la deziron daŭrigi la lernadon de E-o. Augusto CASQUERO
Finnlando En la Popola Instituto de Valamo, Finnlando 23-27 julio okazis E-kurso kun 9 kursanoj el Finnlando, 2 el Svedio kaj 1 el Nederlando. La ĉi-jara kurso estis la 8-a sinsekve kaj — same kiel la ĝisnunaj kursoj — estis aranĝita en bona kunlaboro inter la Popola Instituto kaj E-Asocio de Finnlando. La ĉefinstruisto estis Atilio ORELLANA ROJAS, kursogvidanto kaj helpinstruisto Tiina OITTINEN. Venontjare la kursosemajno okazos verŝajne fine de junio, la tempo estos fiksita plej eble baldaŭ. Pliaj informoj ĉe www. esperanto.fi. Bonvenon! laŭ Tiina Oittinen sekretario de E-Asocio de Finnlando, «eafsekretario(Desperanto.fi»
Germanio
Polaj kaj germanaj infanoj dum du semajnoj en Herzberg Jam la duan fojon ripetiĝis la dulanda Somera Arbara Lernejo (Salo), kiu ĉiujare kunigas dum duona monato E-lernantajn infanojn inter 12 kaj 16 jaroj el la ĝemelurboj Gora (Pollando) kaj la E-urbo Herzberg (Germanio). Dum la kunestado de la 28-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto ili interrilatis en la internacia lingvo en amika internacia etoso sub la gvido de instruistoj. En siaj artikoloj la gazetaro emfazis, ke la ĉi-jara aranĝo karakteriziĝis per elstare riĉa programo, prizorgita de la loka Esperanta Interkultura Centro. Fakte, la infanoj estis dorlotitaj: ili amuziĝis en glitejo kaj naĝejo, lernis arkopafi, dancis diverslandajn popoldancojn, vizitis bestoparkon, esploris groton, ekskursis al turismaj lokoj, publike koncertis en E-o kaj migradis en arbaro. Ne mankis, kompreneble, instrua parto, konsistanta el praktikado de la lingvo kaj fina ekzameno. La partopreno en la renkontiĝo estis senpaga, ĉar ĉiuj kostoj estis kovritaj de la du urboj, la Pol-Germana Junulara Fondaĵo kaj privataj sponsoroj. Tre impresa estis la favoro de la urbestro, Gerhard WALTER, kiu oficiale akceptis kaj regalis la partoprenantojn en la urbodomo, persone gvidis tablotenisan turneon (kaj eĉ ludis en ĝi kun la infanoj), disdonis pokalojn kaj donacojn, prezidis diversajn publikajn aranĝojn kaj plurfoje vizitis la kunvenojn.
IPR 07/3»22
MA ui
Hungario
La 28-an de julio, kadre de la festivalo IRIS (Inter-Regiona Internacia Semajno, 21-29 julio) en la urbo Zalaegerszeg, estis organizita la 4-a Landa E-instruista Ronda Tablo. Kunorganizintoj: Hungaria E-Asocio (HEA, hungare: MESZ), Asocio de Hungariaj E-Instruistoj (EPME)”’ kaj la Fremdlingva Plukleriga Instituto (ITK).
Prezidio de la rondtablo (de maldekstre): Ladislao Szoke (MESZ), Emeriko Szabo (ITK/EPME), Jozefo Baksa kaj Jozefo Eszenyi (ILEI-HU/MESZ)
La kunvenon partoprenis pli ol 40 E-instruistoj, kiuj interŝanĝis spertojn pri la ŝtata lingvoekzamena sistemo, pri la aplikeblaj instruhelpiloj, instrumetodoj kaj pri la aktualaj stato kaj problemoj de la E-instruado en Hungario.
En Hungario Esperanto havas lokon en la ŝtata abiturienta sistemo (danke al la agado de Marta KOVACS, Zsuzsa GADOS-TOTOS., Palma CSISZAR- SALOMON k.a.). En tiu ĉi jaro oni povis abiturientiĝi en mezgrada nivelo pri
A —
7 EPME es de I
E tas jure registrita asocio, kies pli grandan parton konsistigas la membroj EI-HU. La prezidanto de EPME estas samtempe la sekciestro de ILEI-HU.
IPR 07/3»23
— pàgina 13 del PDF —
16, en nivelo de „altigita grado” pri 15 lingvoj. Pri E-o fine de majo ekzameniĝis mezgrade ses, altgrade du mezlernejanoj.
Kun partopreno de 16 personoj, meze de majo estis organizata trejnado por esperantistaj instruistoj/antoj en la urbo Kecskemĉt. La ĉeforganizanto estis „Csillag-asz Regionalis Eszperanto Alapitvany” (Astronomia Regiona E- Fondajo). La ĉeftemo de la unua tago estis spertinterŝanĝo: kiu kiel instruas, ĉu nur individue aŭ ankaŭ grupe? Ni serĉis (kaj trovis) solvojn je diversaj problemoj en la instruado de E-gramatiko. La ĉeftemo de la dua tago estis kompili detalan kalendaron ĝis la somero de 2008 kun multe da interesaj, edukaj, sportaj, kulturaj programoj, kien oni povus inviti la lernantojn por ke ili vidu, ke E-o temas ne nur pri la lingvodiplomo. La ĉeestantoj decidis, ke aŭtune ili denove renkontiĝos por simila kunveno en la urbo Nyiregyhaza.
Kroatio
Konkurso pri scio de E-o por gelernantoj okazis 25-27 majo en Kostrena. Tio estis jam la sesa konkurso, tradicia, kiu ankaŭ strebas esti internacia. Samtempe en Kostrena okazis renkontiĝo de junaj esperantistoj el Kroatio. Ĉi-jare partoprenis 21 gelernantoj el 6 elementaj lernejoj kaj 3 mezlernejoj
IPR 07/3»24
el Zagrebo, Rijeka, Sveti Kril’ Zaĉretje, Sesvete kaj Dubrava Vrboveĉka. La nuna konkurso estis organizita kiel parto de la programo de la 100-jara datreveno de la fondo de E-societo en Rijeka kaj ankaŭ en Kroatio. Inter elementaj lernejoj por komencantoj la unuan premion gajnis Dominik RADELIĈ kaj por progresantoj Dora HOLBLING. Inter la mezlernejoj la unuan premion gajnis Anĝela KANJUO. La Pokalon Kostrena gajnis la elementa lernejo Mladost el Zagrebo. Al ĉiuj partoprenantoj estis donitaj diplomoj por partopreno kaj la libroj de la kroata verkistino Antoaneta Klobuĉar. Ni invitas vin ke venontjare ankaŭ vi partoprenu! dkokok
En la 40-a konferenco Kroation reprezentis ses virinoj: Spomenka ŜTIMEC, Marija JERKOVIC, Zlata NANIC, Jagoda ĈALDAREVIĈ, Mirjana ZEZELJ kaj Viŝnja BRANKOVIĈ. Per siaj prelegoj ili prezentis la kroatan kulturon kaj lingvon. Spomenka Stimec prelegis pri verkistinoj en E-kulturo kaj Marija JERKOVIC pri kroataj verkistinoj kiuj per E-o atingis la japanan kulturon: unua estis Ivana BRLIĈ-MAZURANIC nomata „kroata Andersen” kies verko Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ estis tradukita en pli ol dudek lingvojn kaj ankaŭ en E-on. La dua konata verkistino kiu kontribuis multe kaj ankoraŭ kontribuas al E-movado kaj literaturo, pri kiu Marija JERKOVIĈ prelegis, estas Spomenka ŜTIMEC. Ŝiaj verkoj, la plej konata Ombro sur interna pejzaĝo, estis premiitaj pro siaj kvalito kaj valido. Dum la Lingva Festivalo. Marija JERKOVIĈ kaj Jagoda ĈALDAREVIC prezentis la kroatan lingvon vestitaj en naciaj kostumoj kaj al la partoprenantoj donacis naciajn memoraĵojn. Dum la adiaŭa vespero la kroatinoj dancis kaj kantis naciajn kantojn, prezentis sian landon bele.
Marija JERKOVIC, sekciestro (KEL)
Salvadoro
Eĉ se nur kun tri lernantoj, finiĝis la unua E-kurso en Salvadoro. Ĝin gvidis Eduardo NAVAS uzante la lernolibron de Miguel GUTIERREZ ADURIZ. Artikolon, filmetojn kaj fotaron pri la kurso vi povas trovi en la hejmpaĝo de E-o en Salvadoro: http://www.esperanto-sv.co nr/ La retadreso de Eduardo NAVAS: «aliamondano(Qgmail.com».
[Surfote: Ramon, Ismael kaj Williams 23 junio 2007 ĉe la Nacia Universitato]
IPR 07/3»25
— pàgina 14 del PDF —
Togolando 23-28 julio 2007 okazis kursoj en la Instituto Zamenhof (Lomĉ). La kursojn gvidis s-roj ATTAGLO Elom, AGBOLO Didier kaj DOUMEGNON Koffi. Ĉeestis ankaŭ GBEGLO Koffi kiel konsilanto. Estis 3 niveloj: en la unua lernis ĉ. 25 komencantoj laŭ la Zagreba Metodo; en la dua ĉ. 15 personoj jam kun la diplomo pri Zagreba Metodo perfektigis sian scion. La lecionoj temis pri gramatiko/vortfarado kaj E-kulturo. La kursanoj estas preparitaj por trapasi ekzamenon laŭ La Komuna Eŭropa Referenckadro; en la tria lernis 11 personoj, ili prepariĝis por la elementa nivelo de ILEIUEA-ekzamenoj.
laŭ informoj de GBEGLO Koffi, «esp.togo(Qcafe. tg,
Ukrainio
29-30 junio en la Ternopila nacia pedagogia universitato nomita laŭ V. Hnatjuk okazis scienca konferenco “E-o en la XXI-a jarcento: la stato kaj perspektivoj omaĝe al la 100-jara datreveno de la E-lernolibro por ukrainoj de Miĥajlo JURKIV”. Ĝin organizis la Ternopila urba E-klubo „Spinosfloro”, Filantropa Fondaĵo kun la nomo de Vasil JEROŜENKO „Espero”, UkrEA kaj instruistoj de la universitato.
—
La unua ukrainlingva E-lernolibro, kiu aperis en la jaro 1907, fakte estas la simbolo de aliĝo de ukrainoj al la atingoj de la interlingvistika mondo. La raraĵo estis reeldonita okaze de la jubileo pere de Niko VOLOŜIN.
IPR 07/3»26
e I
En la prelegoj oni substrekis la historian signifon de la unua lernolibro kaj de la dua lernolibro de O. KUZIMA (1922) por la nacia kaj kultura renesanco en Ukrainio, kies partoj apartenis al la Aŭstro-Hungaria kaj Rusa imperioj komence de la 20-a j.c. (I. HALAJĈUK, D. BUĈKO). Tre bone estis montrita la rolo de la tradukitaj verkoj de T. SEVĈENKO, la fabeloj kaj legendoj de V. JEROŜENKO, la popolaj kantoj, la ukraina E-periodaĵo por konatigi la E-mondon kun la riĉa ukraina kulturo (V. PACJURKO, E. KOVTONJUK, P. SIMKIV). T. POPOVA kaj V. POGORECIKA konvinke parolis pri la efika uzado de E-o en la turismo; M. ROSTOCIKA – pri perspektivoj de E-o en Eŭropa Unio kaj internaciaj rilatoj. La demandojn de la evoluo de E-o kaj la ukraina lingvo pritraktis N. DANILJUK, L. STRUHANECJ, I. KOĈAN, O. HUZAR. Pri la riĉa historio de la Ternopila E-klubo (1997- 2007) interese rakontis R. ROMAN, pri E-fontoj en la Ternopila regiona muzeo — la direktoro S. KOSJUK. La scienca kaj organiza nivelo estis sufiĉe alta (partoprenis 4 doktoroj de sciencoj, 4 kandidatoj de sciencoj, interesiĝantoj el Ternopil, Kijiv, Lviv, Pustomiti, Ivano-Frankivsjk, Odesa, Lucjk). Gravas, ke estis aliĝintaj aŭtoritatoj ankaŭ el eksteresperanta scienca medio. Fine de la konferenco estis akceptita rezolucio kun rekomendoj pri disvolvo de E-o en Ukrainio. La partoprenantoj esprimis la deziron, ke similaj konferencoj estu periodaj en superaj kaj mezaj lernejoj de Ukrainio.
Nina DANILJUK, sekciestro
Pri edukado, instruado kaj ILEI dum UK
Subkomitato pri Edukado — 5 aŭgusto
La kunsido estis gvidata de Atilio ORELLANA ROJAS, kaj temis pri edukado, ĉefe pri ekzamenoj. Pri la ekzamenado la kunsido ricevis informojn pri la stato de evoluo pri la Eŭropa referenc-kadro por ekzamenoj, kiujn ILEI esperas funkciigi antaŭ la kongreso 2008. Pri la instruado de E-o la subkomitata kunsido ricevis informojn pri universitato en Kalifornio, kiu aldonis al la oficiala kursaro retan E-kurson. Krome la projekto Springboard to languages antaŭvidas, ke kvar lernejoj en Anglio uzos la projekton ekde Septembro 2007, kaj kiu donas helpon al lernado de angla gramatiko al 7-
IPR 07/3»27
MI
— pàgina 15 del PDF —
11-jaraj infanoj. La subkomitato konstatis ke lernu.net kreska kontentige. La subkomitato rekomendis al la Komitato la sekvajn:
— ĝi akceptu la proponitajn ŝanĝojn de la Regularo de la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de ILEI kaj UEA.
— La estraro interkonsentu kun ILEI, ke ILEI taskiĝu pri normigo de la taksado de instrukapablo.
Kleriga Lundo — 6 aŭgusto
La plej interesa kaj diskutenda temo estis: „Lingvaj festivaloj”. Dennis KEEFE tre detale klarigis la metodikon de organizado de lingvaj festivaloj. Tiaj okazas jam en multaj landoj kaj proponas bonajn eblecojn prezenti E- on al la publiko. Sed la ideo, ke e-istoj mem okazigu prezentadon de aliaj lingvoj, ŝajnas esti tempo-malŝparado. Bude partopreni jes — organizi ne! Jose Antonio VERGARA proponis, ke oni havu lingvan festivalon por lokanoj okaze de UK-oj, kio montrus subtenon de la lingva kulturo. Tia ideo eventuale estas taŭge adaptebla. kompilis Jozefo BAKSA (Hungario)
La Tago de la Lernejo — 7 aŭgusto
Post la malferma saluto nome de ILEI (Mihai TRIFOI) kaj la salutoj nome de la japana ILEI-Sekcio (Tieko ISIKAWA), de AIS (Maŭro LA TORRE), de IEI (Atilio ORELLANA ROJAS) sekvis serio de 14 prelegoj.
Oni parolis pri „E-kurso kiel oficiala lernobjekto en lernejo” (Takesi SIMATANI), pri „Unika instruado de E-kurso” por kompreni alilandajn homojn kaj kulturojn (Ricuko HUĜIMOTO), pri la „Altlerneja E-agado en Liaoning-provinco de Ĉinio” (WU Guojiang)”, pri „E-instruado en Koreio” (LEE Jung-kee), parolis pri „Instruado de E-o en Irano” (Reza TORABI), pri la sperto „Instrui E-on en Eŭropo, en Ĉinio kaj en Hinda Unio” (Dennis KEEFE).
Estis prezentitaj „Kelkaj eŭropaj instru-projektoj de E-o” (Mihai TRIFOI), la projekto „Lingvolanĉilo” („Springboard”, Paul GUBBINS) kaj „La rolo de internaciaj instru-projektoj en Herzberg, la E-urbo” (Zsofia KORODY), la projekto „E-o per rekta metodo” (Stano MARĈEK) kaj la metiejo de edukado.net (d-ro Katalin KOVATS).
22 Vidu lian prelegon sur p. 10-a en la nuna numero de IPR — NdlR
IPR 07/3»28
La Tago de la Lernejo finiĝis per kvar prelegoj: „Referenckadro (KER) kaj memtaksado laŭ la eŭropaj normoj” (Katalin KOVATS), „Novaj ILE/VUEA,„ ekzamenoj laŭ la Referenckadro de la Konsilio de Eŭropo” (Zsofia KORODY), „La evoluo de la projekto /ernu.nef” (Bertil WENNERGREN) kaj „BEK – Nova ekzercaro pri sufiksoj kaj prefiksoj” (Dennis KEEFE). La Tago de la Lernejo okazinta ĉi-jare en Jokohamo estis bona nova okazo por interŝanĝo de spertoj por multaj E-instruistoj.
laŭ la informoj de Mihai TRIFOI (Rumanio)
Pinĉilumado kaj paroligaj lecionoj kun www.edukado.net
Nia teamo lanĉis novan paroligan aktivaĵon dum la ĉi-jara UK kaj ĝi havas ŝancon fariĝi tradicio dum E-kunvenoj kaj aranĝoj. La ideo estis, ke helpe de iu markilo komencantoj povu indiki, ke ili volonte babilus kun la celo plibonigi sian E-on, kaj la pli spertaj parolantoj de la lingvo esprimu sian pretecon konversacii eĉ kun komencantoj.
Katalin Kovats (edukado.net) kaj Tieko Isikawa (sekciestro de ILE-JP)
IPR 07/3»29
— pàgina 16 del PDF —
Helpe de tiu maniero oni facile povas trovi babilpartnerojn. Post cerbumado ni elektis verdajn kaj ruĝajn vestaĵpinĉilojn, por kies fiksado kaj malfiskado oni bezonas nur sekundojn, sekve la disponeblo estas facile kaj rapide indikebla. Antaŭ la kongreso ni devis disvastigi la ideon, trovi pinĉilojn en la taŭgaj koloroj kaj liver(ig)i ilin al Jokohamo. Fine ĉio sukcesis ĝustatempe kaj sen kaptiĝi ĉe la japanaj doganistoj iom pli ol 2000 pinĉiloj atendis la kongresanojn ekde la unua vespero de la kongreso. Tie jam dum la Movada Foiro centoj da kongresumantoj povis ekipi sin surloke per verda aŭ ruĝa vestaĵpinĉilo depende de la intenco esti helpata aŭ esti helpanto en la ekzercado de E-o. Dum la malferma ceremonio Renato CORSETTI klarigis la uzregulojn kaj faris alvokon al la apliko de la paroliga ludo. En la disvastigo helpis ankaŭ la klarigteksto aperanta kun foto pri pinĉilo en kongresa kuriero.
Ni persone disdonis ilin ankaŭ en aliaj lokoj de la kongresejo kaj lasis amason da pinĉiloj ankaŭ ĉe la giĉetoj, kie la helpantoj de la kongreso volonte partoprenis en la varbado. Estis agrable vidi novajn kaj jam konatajn samideanojn, dekoritajn per niaj pinĉiloj, kiuj laŭ la devenlandoj estis tamen diversaj en siaj formoj kaj koloroj. Laŭ la enketoj la pinĉiloj jes ja atingis la celon, ebligis senĝenan interkonatiĝon por multaj esperantistoj, kiuj mem ne vere kuraĝintus alparoli aliajn. La verdpinĉiluloj kortuŝiĝis de la helpemo de la ruĝuloj, el kiuj pluraj bone eluzis la eblon helpi kaj instrui. Ni vidis ankaŭ plurajn, kiuj kameleone, depende de la situacioj kaj alvenantaj alipinĉiluloj aŭ ŝanĝis siajn pinĉilojn de unu al la alia koloro, aŭ jam dekomence uzis la memfabrikitan hibridan version.
El ĵusricevita raporto ni eksciis, ke dum unu el la kongresaj ekskursoj la gvidanto klopodis sidigi la pasaĝerojn helpe de pinĉiloj, por ankaŭ tiel zorgi pri la eventuala helpo de la ruĝuloj. Sume la kampanjo bone sukcesis, kaj la restantajn plurcent pinĉilojn ni celas ekuzi certe en la sekva UK, en Roterdamo, aŭ en aliaj internaciaj aranĝoj kaj kunvenoj. Iru aparta danko al la kvar ĉefaj sponsoroj kaj helpantoj: al s-roj H.-Georg MACIOSZEK (Germanio) kaj Thu Xuan NGUYEN (Vjetnamio), al s-ino Joĉlle CORROY (Belgio) al la familio SLEZAK (Hungario) kaj al deko da aliaj samideanoj el Japanio, Aŭstralio kaj Italio, kiuj per transportado kaj donacpinĉiloj helpis lanĉi la pinĉilumadon.
Kiel jam kutime ankaŭ ĉi-jare ni okazigis paroligajn kursojn. Mi, Katalin gvidis la kurson por komencantoj kaj Sylvain okupiĝis pri la mezniveluloj.
IPR 07/3»30
Ni okazigis entute 16 lecionojn, kiujn partoprenis ĝenerale de 50 ĝis 100 personoj, entuziasmaj, lernemaj. Kvankam estis japana plimulto, ankaŭ alilandaj grupoj, individuoj ĝuis la komunan lernadon kaj ekzercadon kaj kun intereso uzis la eldonaĵon Poŝamiko. Ni ĉi-loke deziras danki s-ron Kobayasi MASAYUKI (Japanio) kaj s-ino Birke DOCKHORN (Germanio- Koreio) por ilia organiza helpo.
Laŭ niaj spertoj en la dua nivelo observeblis tro granda diferenco en la lingvoniveloj. Ofte sidis en la grupoj personoj, restantaj surloke post la porkomencanta leciono kaj samgrupe volis ekzerciĝi ankaŭ progresantoj. Lerninte el tiuj spertoj por la sekva jaro ni okazigos ĉiutage duhoran kurseton por komencantoj kaj paralele kun ili unu lecionon por mezniveluloj kaj unu por progresantoj. Ĉiukaze ĝis la UK en Roterdamo sekvu nin tra niaj materialoj, vizitu regule la paĝaron kaj sendu vian Opinion al la redaktora adreso.
Katalin KOVATS (Nederlando-Hungario)
IPR 07/3»31
— pàgina 17 del PDF —
Resume pri la 40-a ILEI-konferenco
Virinoj en Esperanto-kulturo
Al la konferenco en Ranzan, Japanio (11-19 aŭgusto) aliĝis 70 personoj el 23 landoj. Ĝi estis ne perfekta, sed agrabla laŭ opinioj de pluraj partoprenantoj. Verdire la konferenco komenciĝis jam antaŭ la oficiala komenco, eĉ antaŭ la alveno al Ranzan, ĉar ni havis luitan buson por kune veturi post UK, sed niaj valizoj estis tiom multaj kaj tiom grandaj, ke kelkaj volontuloj devis veturi per trajno. Dum somera feria tempo en Japanio aŭtoŝoseoj estas vere okupitaj kaj tiuj, kiuj veturis per trajno, alvenis samtempe kun tiuj, kiuj veturis per buso… Ĉiuj (aŭ preskaŭ ĉiuj) E-aranĝoj komenciĝas per interkona vespero aŭ io simila (ekz. Movada Foiro dum UK). ILEI havas novan, sed tre ŝatatan tradicion — dum la unua vespero oni ne nur prezentiĝas, sed ankaŭ iomete prezentas siajn landon kaj kulturon — ni inventis interkonan/manĝvesperon. Eĉ se ĉiu alportis nur ion etan (ja pli gravas amuze prezenti la alportitaĵon), la tablo iĝis vere bunta, la partoprenantoj ne nur interkonatiĝis, sed iĝis geamikoj. La plej grava kaj interesa tago de la konferenco estis dimanĉo, la 12-a de aŭgusto — en tiu tago okazis unutaga simpozio laŭ konferenca temo. Por plifaciligi la partoprenon de tiuj, kiuj partoprenis en UK, ĝi okazis unu tagon post UK, tiel ĝin partoprenis ne nur konferencanoj, sed venis ankoraŭ kelkaj pliaj personoj. La inaŭguron de la konferenco prezidis vicprezidantino de ILEI, Zsofia KORODY, salutvortojn diris estrarano de UEA Ranieri CLERICI, reprezentanto de JEI kaj japana ILEI-sekcio (- ĉefa loka organizanto) Tieko ISIKAWA, estis laŭtlegitaj salutvortoj de la prezidanto de ILEI kaj tiu de AIS. Poste sekvis salutparolado de Tieko KOBAYASHI, la vicdirektorino de Ŝtata Edukcentro por Virinoj. La ĉefprelego de Spomenka ŜTIMEC katenis ĉies atenton pro du kialoj — la personeco de la prelegantino kaj la kvalito de la prelego, ambaŭ bone reprezentis la konferencan ĉeftemon. La simpozio daŭris tutan tagon, do ni povis ĝui pliajn prelegojn: — Anna LOWENSTEIN: Virina agado en la E-movado dum la 70-aj kaj 80- aj jaroj; — Setsuko YAMAKAWA: Historieto de Japana «Sekso kaj Egaleco» — Kion ni povis, kaj ne povis, fari? — Toyohiko KABA: Kiu volas nomu min perfidulo! — Verda Majo kaj la japana socio;
IPR 07/3»32
— Vera BARANDOVSKA-FRANK: Virinoj kaj lingvokreado (la tekston tralegis Aida ĈIZIKAITE);
— Renato CORSETTI: La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto;
— Aloyzas GUDAVIĈIUS Sekso kaj genro en Esperanto.
Spomenka STIMEC kaj Marija JERKOVIĈ (Kroatio) en Ranzan
Dum la nacia vespero s-ro HORI Yasuo konatigis nin kun japanaj kantoj kaj multegaj muzikinstrumentoj, popolaj ludiloj. Eĉ ĉiuj ricevis muzikinstrumenton, faritan de la prezentanto mem — ĝi nomiĝas cikado (reveninte hejmen mi rimarkis, ke tiu „muziko“ vere mankas, do mi jam utiligas la instrumenton en vesperoj kaj esperas, ke miaj najbaroj ne koleras). Fine da la tago Zsofia KORODY prezentis bildojn kaj rakontis pri seminaro en Benino, prezentis la lokon de la venonta ILEI-konferenco.
Du sekvaj tagoj estis plenplenaj de aktivaĵoj. Dum unuj kun Dennis KEEFE pretiĝis por Lingva Festivalo, aliaj partoprenis en prelegoj kaj seminarioj (paralele okazis komitatkunsido):
— Zsofia KORODY: Paŝoj al metodika perfektiĝo (3 partoj);
— Kimie MARKARIAN: Sorobano (2 partoj);
— Marie-France CONDE REY: Femina, la prisilentita revuo;
— Mihai TRIFOI: Esperanto kiel studobjekto en lernejoj;
— Dennis KEEFE: Kiel organizi lingvan festivalon por varbi novajn geler-
nantojn de E-o;
IPR 07/3»33
— pàgina 18 del PDF —
— Michael CWIK: Kiel atingi ne-diskriminacion en inter-etna, inter-kultura kaj internacia komunikado? — Teoria kaj praktika solvo por multlingvaj komunumoj kaj internaciaj organizaĵoj;
— Denis KEEFE: La tradicia Cseh-metodo kaj la BEKkurso — Sur la sama
vojo?;
— Marija JERKOVIC: Kroataj verkistinoj en esperanta kaj japana kulturoj. Krome Lucille HARMON prezentis la DVD-kurson „Pasporto al la tuta mondo” en kiu gravas virinaj roloj. Du programeroj, kiuj meritas apartan mencion: la Lingva Festivalo kun 20 lingvoj, bedaŭrinde, ĉi-foje ne estis publika, tamen ĝi kaptis la atenton de kelkaj personoj, kiuj partoprenis en aliaj aktivaĵoj de la Centro; kaj la kunveno, kie Spomenka ŜTIMEC renkontis legantojn. Vespere Zsofia KORODY prezentis la E-urbon Herzberg kaj invitis al antaŭkongresaj ekskursoj de UK 2008.
Ĉiam nin ĝojigis japanaj manĝaĵoj, kiujn tre zorge elektis nia ĉefa loka organizantino Tieko — ĉiam estis io alia, io nevidita kaj ne spertita. La bankedo estis vera festo, sed ne nur por stomako — pli por okuloj kaj animo. Fine de la bankedo ĉiuj kantis siajn naciajn kantojn, do ĝi estis kvazaŭ provludo por internacia artvespero. Post la bankedo Wim POSTHUMA instruis al ni usonajn dancojn.
La tuttaga ekskurso al Nikko, mondfama loko, proklamita heredaĵo de kulturo de UNESCO estis tre bela kaj agrabla pro sia natura ĉirkaŭaĵo. Laŭ la anticipa plano la dua parto de la konferenco devis esti nur konatiĝo kun la japana kulturo kaj ekskursa programo, tamen ni bezonis plian tempon por labori, do post duontagaj ekskursoj al Kawagoe, Ogawa kaj piede tra Ranzan ni havis ankaŭ prelegojn kaj seminariojn: Ana MONTESINOS: Lingvaj ludoj (3 partoj), Zsofia KORODY: Organizado, varbado, motivado por lernejaj projektoj; Dennis KEEFE: Pri novaj vojoj por internacia lingvotestado; Terezija KAPISTA: Esperanto — lingvo de paco (spertoj el Burundio kaj Irano); Zsofia KORODY: Planoj, postuloj, realigo de nova UEA/ILEI- ekzamenoj laŭ la Referenckadro. (Ankaŭ la dua parto de la komitatkunsido okazis paralele kun la prelegoj kaj seminarioj.)
Por pli bone konatiĝi kun la japana kulturo ni sekvis kelkajn specialajn kursojn: te-ceremonio, ikebano, furoŝiki, origamio. Al ni ŝajnas, ke ni ion lernis, sed se ne, almenaŭ ni iomete tuŝis kaj spertis specialaĵojn de la gastiganta lando. En la vesperaj programoj kantis Yas KAWAMURA, Julian HER- NANDEZ ANGULO, gitarludis Jesuo DE LAS HERAS, Wim POSTHUMA prezentis filmojn: Someraj kursoj en la sveda E-domo, Revo de Koffi kaj Himalaja renkontiĝo en 2000. Ĉiuvespere ni havis iom da tempo por
IPR 07/3»734
agrabla amika kunesto, babilado kaj dancoj, pri kiuj zorgis Wim POST- HUMA, sed tiuj horoj kaj minutoj ĉiam estis ege mallongaj kaj tre rapide forflugis. Spertulo nelacigebla Robert MOERBEEK kolektis lingvajn erarojn dum la tuta konferenco kaj dum vesperoj en vestiblo priparolis ilin kun la lingvemuloj.
Pro manko de kandidatoj, ILEI/UEA-ekzamenoj ne okazis. La konferencan laboron filmis kaj fotis Michael CWIK. Espereble ni vidos tiun foto- kaj videoarkivon. La lastan tagon okazis ĝenerala asembleo dum kiu partoprenantoj kun estraranoj priparolis la konferencon kaj interŝanĝis opiniojn pri la laboro kaj kunlaboro komuna kaj en apartaj sekcioj, liveris proponojn por la sekvaj konferencoj. La ferman ceremonion gvidis Zsofia KORODY. La estrarano pri konferencoj dankis la kunlaboron al ĉiuj helpantoj, kaj invitis la ĉeestantojn partopreni la sekvajn konferencojn en Portonovo (2008) kaj Maribor (2009). Vespere ĉiuj dezirantoj prezentis sian hejmlandon dum la internacia artvespero kaj sekvis longaj adiaŭoj. La tutan surlokan organizan laboron sur siaj ŝultroj prenis la sekciestro de japana ILEI-sekcio Tieko ISIKAWA. Nur danke al ŝi ni havis la eblecon konferenci en Ranzan kaj ĝui ne nur la laboran, sed ankaŭ la kulturan kaj ekskursan partojn de la konferenco. Koran dankon al Tieko pro ŝia kunlaboremo, helpemo kaj pacienco. Kompilis: Aida ĈIZIKAITE (Litovio)
Persona opinio de ĉefa loka organizanto
Mi tre ĝojas ke la konferenco en Ranzan finiĝis sen granda kaoso. Kvankam estis kelkaj neatenditaj „akcidentetoj”, kiuj okazis pro manko de spertoj miaflankaj organizi internacian aranĝon, ĉiuj tute verŝajne ĝuis nian konferencon kum iom da nekutimaj aspektoj. La lokaj ĵurnalistoj bedaŭrinde ne montris intereson pri nia afero, malgraŭ mia informo al ili, tamen certan atenton ni tiris de kelkaj kiuj ĉeestis pro aliaj okazaĵoj en Ŝtata Eduk- Centro por Virinoj. Gejunuloj angle alparolis al ni, sed post kelkaj minutoj eksciinte ke ni parolis E-e, ĉiuj miris kaj demandis kio estas E-o. Ili propraokule vidis ke E-o estas vivanta lingvo kaj uzebla. Feliĉe ke ili renkontis nian lingvon en tia bona situacio. Ne perfektan sed sufiĉe agrablan konferencon mi povis aranĝi danke al multaj personoj, precipe al s-ro Yasuo HORI, s-ro Syuiti YAMAKAWA kaj s-ino Setsuko YAMAKAWA, kiuj helpis min diversmaniere dum la konferenco. Kelkaj japanaj geamikoj helpis dum ekskursoj kaj kursoj pri japana tradicia kulturo. Koran dankon al ĉiuj! S-ino Tieko ISIKAWA (Japanio)
IPR 07/3»35
— pàgina 19 del PDF —
Jen propono por postkongresa E-umado en Afriko!
La 41-a Konferenco de ILEI
29 julio —- 5 aŭgusto 2008, Portonovo, Benino
“Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero”
Esperantistoj de ĉiuj landoj kaj de ĉiuj kontinentoj! — Vi estas invitataj partopreni la ILEI-Konferencon por omaĝi kaj kuraĝigi la lokajn samideanojn, doni instigon al pliaj paŝoj kaj helpi disvastigi nian lingvon en la tuta mondo. La ILEI- konferenco en Afriko en la jaro 2008 estos grava evento kaj por la E-movado entute kaj por la historio de ILEI same kiel por la E-movado en Afriko.
Konferencejo kaj tranoktejo: ŜONGAI CENTRO, BP 597, Tel.: 229 20225092, Fakso: 229 20222050, Porto-Novo, Benino. Ĝi troviĝas en bone prizorgata granda park-aspekta tereno de agrikultura edukcentro proksime al la urbocentro. Por tranokti en la sama centro ekzistas jenaj ebloj (por la tuta konferenca periodo, krom la postkonferenca ekskurso — por unu persono — ĉiuj manĝoj inkluzivitaj):
— en 1-lita ĉambro (klimatizilo, duŝejo, necesejo) = ……………… 282 EUR — en 1-lita ĉambro (ventumilo, duŝejo, necesejo) = ……………… 234 EUR — en 2-lita ĉambro (klimatizilo) duŝejo, necesejo koridore ……………. 210 EUR — en 2-lita ĉambro duŝejo, necesejo estas en koridoro — ……………… 171 EUR — en 3-lita ĉambro duŝejo, necesejo estas en koridoro = ……………… 153 EUR — en 4-lita ĉambro duŝejo, necesejo estas en koridoro — ……………… 139 EUR
Manĝoj: Ĉiuj manĝoj estas inkluzivitaj, mankos eblo por mem zorgi pri manĝado. Konferenca programo: Konsiderante, ke tiu ĉi internacia aranĝo estos grava evento por afrikanoj la konferenca programo devos esti vere bunta kaj abunda. Por la konferenca programo oni antaŭvidas tradiciajn programerojn: inaŭguron, komitatkunsidojn, estarkunsidojn, ekzamenojn de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, interkonan, artan kaj nacian vesperojn, solenan fermon. Bonvenas ĉiuj pliaj proponoj kaj sinproponoj. Bonvolu skribi al: «aidute(Qmail.It-. Laŭeble okazos ankaŭ programeroj, kiuj jam iĝas tradiciaj: unutaga Scienca Simpozio laŭ konferenca temo — konatigo de lokaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj kun la E-medio kaj ebligo de daŭra kunlaboro de e-istoj kaj neesp-istoj; Lingva Festivalo (prezento de lingvoj kaj kulturoj fare de partoprenantoj de la konferenco el diversaj landoj) — laŭeble publika, kiel donaco de e-istoj por lokaj loĝantoj kaj unu el la formoj de kunlaboro kaj konatiĝo kun la loka medio, ankaŭ kiel efika varbilo por nia lingvo; bankedo — komuna adiaŭa vespermanĝo en lukseca etoso; vesperaj renkontiĝoj kun kultura programo en agrabla etoso. Informoj pri eventualaj seminarioj aŭ programeroj kaj iliaj kondiĉoj aperos en venontaj IPR kaj ttt-ejo de ILEI. Pli preciza programo estos dissendita al aliĝintoj en Dua Informilo fine de marto.
IPR 07/3»36
Ekskursoj: DT1: Adjarra (metiista vilaĝo) — 72,00 EUR. DT?: Aguegus (per boato laŭ rivero So kaj lago Oueme) — 72,00 EUR. DT3: Dangbo (kuracejo e fonto) — 12,00 EUR. DT4: Bimyns (turisma centro kun ludejoj kaj sovaĝbestoj) — 15,00 EUR. TT: tra Portonovo (vizito de la konferencurbo) — 20 EUR. PE: Ketu Kovĉ, Abomey, Azove, Aplahouĉ, Lokossa, Bopa ĉe lago Aheme (festo Zangbeto), Ouidah, Vidjrosse, Abomey-Calavi, Ganvie kaj Portonovo aŭ Cotonou — 290 E UR (en 1-lita ĉambro) kaj 240 EUR (en 2-lita ĉambro).
Alveno post UK: Estas esplorataj variantoj pri komuna vojaĝ ] espl jaĝo. Informoj aperos e la retejo de ILEI (http://ilei.info/konferenco/) kaj en IPR 4/07. Mi ?
Bankedo: festena komuna vespermanĝo en loka restoracio kun afrika vino kaj lokaj manĝaĵoj (A-landoj 35 EUR, B-landoj 20 EUR, C-landoj 1 EUR). La kotizoj: ili varias depende de la loĝlando de la aliĝanto: A: Ciuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B kaj C. B: lamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.) kaj Latinameriko. C: ĉiuj landoj de Afriko Kotizoj (en EUR) ĝis 31.03.08 ĝis 30.06.08 ekde 01.07.08
Aliĝkategorio A/ B/ C A/ B/ C A/B/ C 1. Membro de ILEI 50/30/5 60/36/5 70/42/10 2. Ne ILEI-ano 55/35/5 68/44/5 80/52/10 3. Junulo, handikapulo 25/15/5 30/18/5 35/21/10
Aliĝkotizo por 1 tago: 25 EUR por A kaj B landoj, 5 EUR por C landoj.
La kotizo ne inkluzivas restadon, ekskursojn, aparte pagendajn aferojn, ajnan asekuron. Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi diferencon depende de lando kaj aliĝperiodo. ILEI diferencon ne repagas. Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 1099 de sumo por mendataj servoj. Post la 1-a de junio ni ne povos mendi al Vi tranoktadon. PLIE LEGEBLOS: en la retejo de ILE kaj en IPR 4/07. Se Vi havas demandojn, bonvolu skribi al: aidute(Qmail.lt. Pagebloj: [] al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante: «ILEI-Konferenco», nur se vi pagas ĝis la 15-a de majo 2008; [ ] al la bankokonto de ILEI en Svedio: IBAN: SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6,00 EUR por svedaj bankokostoj Se Vi pagas de ekster Eŭropa Unio. El Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Forenings-sparbanken. La aliĝo validas nur post kiam la Kasisto ricevis vian pagon. Kiel aliĝdato validas la dato en kiu via pago atingis la konton de ILEI.
La prezoj ; OSI ig „ida LE 1 Jj por restado estas iom rondigitaj por plifaciligi la partoprenon de niaj afrikaj samideanoj. gi la partoprenon de niaj
IPR 07/3»37
— pàgina 20 del PDF —
La 42-a ILEI-konferenco, Maribor, Slovenio 2009
Kiel Vi scias, estas lanĉita konkurso por okazigi ILEI-Konferencon en la jaro 2009. Al la alvoko respondis 5 ILEI-sekcioj aŭ aliaj organizontoj. Interesiĝis Rumanio, Finnlando kaj Hispanio. Armenio sendis eĉ du tre interesajn proponojn. La plej ampleksa kaj alloga propono venis de Slovenio. Ankaŭ pro la faktoj, ke en 2007 kaj 2008 la konferencoj okazas ne en Eŭropo, 2009 estas elektojaro kaj UK okazos en Bjalistoko (Pollando), oni decidis okazigi la 42-an ILEI-Konferencon en Maribor.
Maribor laŭ grandeco estas la dua urbo en Slovenio. Ĝi estas ekonomia, universitata, kultura, sporta kaj foira centro de nordorienta parto de la ŝtato. En la urbo jam okazis kelkaj gravaj E-eventoj kaj la urbo estas konata por multaj e-istoj. Al tiuj, kiuj ankoraŭ ne vizitis ĝin, ni proponas virtualan ekskurson en www.burger.si.
Pliaj informoj kaj pli detalaj priskriboj de la konferenco, ĝia urbo kaj programo aperos en la sekvaj numeroj de IPR kaj en la retejo de ILEI (www.ilei.info). | Mu Lu | Se Vi havas demandojn, proponojn, komentojn aŭ specialajn dezirojn, Vi ĉiam estas bonvena skribi al la estrarano pri konferencoj Aida CIZIKAITE «aidute(Qmail.lE.
Por okazigi ILEI-konferencon en 2010 denove estos lanĉita konkurso — sekvu la novaĵojn en niaj revuo kaj retejo kaj aktive partoprenu en la konkurso – invitu la konferencon al Via lando, urbo, klubo!
Karaj gekolegoj,
la redaktoro de JUNA AMIKO petas vin legi la sekvajn artikolojn de la :
septembra n-ro: „Rubaĵeton ĉiu-tage!” (p.13), „Venu por interkonatiĝi reciproke!” (p.6-7.), „Kvizoludo” (p.12) kaj aktivigi viajn lernantojn, la celgrupanojn. Helpu al ili, mi petas, se ili bezonas vian apogon.
IPR 07/3»38
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Probal Dasgupta (prez.), Boris Grigorjeviĉ Kolker (vicprez.), Reza Torabi (sekr.), Mireille Grosjean, Julian Hernandez, Jorge Antonio Leoni de Leon, Oliver Mazodze Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ
EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokŝrrvigen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, caniskog(Dkolumbus.fi
E(Ll (Esperanto ĉe Interreto, www. ikso.net): faka sekcio de TEJO (www.tejo.org,
FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj):
Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto(QEducation.monash.edu.au
JEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.
TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Francois Hounsounou (adr. sur p. 40., Benino).
UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea. org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petroviĉ. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: Francois Hounsounou
UNESKO (en operaciaj rilatoj). Reprezentantoj de ILEI: Francois Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois. lojacomo(Qwanadbo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Esperanto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaudQtiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 77 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (14-33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (141 32) 932 1888, mireille.grosjean(Qrpn.ch
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la
internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Traddragargatan 27D, SE-723 37 Viisterĝs, Svedio. Tel.: (46 21) 41 70 45, sjoerdQesperanto.se.
La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto.
“ Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-I (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). “ Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Foreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn Por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.
“ Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas
Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno
poŝtadreso ĉe UEA).
i. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
ILEI es Hej
tas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Impaĝo de ILEI: http:/www.ilei.info
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesin 54, BE-2650 Edegem. do: Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (132-3)-234 34 00. ktejo: NEMETH Jozsef, HU-8531 IHASZ, F6 u. 41/5. Rete: «jozefonemeth(Qyahoo.com-, http: /yrw, ilei.info/ipr/; tel: (-36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Na : Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, «Sr.moerbeek(Qwanadoo.nP». Ĥumeron ni sendis al la presejo 4 septembro 2007, redaktofino por la sekva numero 31 oktobro 2007.
IPR 07/3»39
— pàgina 21 del PDF —
SEKCIOJ
Albanio: Vasil Pistoli, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, selimibardhyl(Qyahoo.com
Aŭstralio: Penny Vos, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo NSW, penivos(Qyahoo.com
Belgio: Iwona Kocieba, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem, iwona.kocieba(Qtelenet.be
Benino: Francois Hounsounou, BP 226 BJ-Lokossa-Mono, Rep du Benin, West Afrika, hounfranc(Qyahoo.fr
Brazilo: Antonio Felix da Silva Rua Engenheiro Francisco Azevedo, 243, Sumarezinho – Sŝo Paulo — SP, BR-05030-010, geinstruistoj(Qileibr.org
Britio: Tellier Angela, 10 Marina Gardens, GB IPI 1 2HW Felixstowe, Suffolk, angela(Qesperantoeducation.co.uk
Ĉeĥio: Jana Melicharkova, CZ-696 02 Ratiŝkovice 938, melicharkova(Aquick.cz
Ĉinio: Zhang Danchen, General Foreign Languages Dept., 29-34 North Part, Huazhong Normal University, CN- 430070 Wuhan, zdchem(Qpublic.wh.hb.cn
Danio: Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4. tv. DK-2100 Kobenhavn, arnecasper(Qdbmail.dk
Finnlando: Carola Antskog, Dragsfjirdviigen 690, FI-25700 Kimito, cantskog(Qkolumbus.fi
Francio: Michel Dechy, 65 allĉe de la cremaillere,
FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel dechy(hhotmail.com
Germanio: Zsofia Korody, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody(Qesperanto.de
Hungario: Jozsef Nemeth,
F6 u. 41/5, HU-8531 Ihasz, jozefo.nemeth(Qgmail.com
Irano: Hamzeh Ŝafii, P.O. Kesto 17765-184, IR-Teheran, hamzeh(Qesperanto.org
Italio: Luigia Oberrauch Madella, via Prampolini 8, IT-43100 Parma, silkovojo(Qaliceposta.it
Japanio: Isikawa Tieko, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353- 0006, isksanjo(Af/.e-mansion.com
Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, ES-17300 Blanes, ileicatQhotmail.com
Korea Resp.: CHO Sung Ho, Department of Biology, Inha Universitato, Incheon KR-402-751, shcho(Qinha.ac.kr
Kroatio/KEL: Marija Jerkoviĉ, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic(Qnet.hr
Kroatio/KEU: Ivan Bekavac- Basiĉ, Kuŝlanova 59, HR-10000 Zagreb, ilei(Qhes-keu.hr
Kubo: Marta Alonso Gutierrez; Malecon 659 entre Belascoain y Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Habana, kubesp(Qenet.cu
Nederlando: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, iei001(Qtiscali.nl
Norvegio: Anne-Karin Bondhus, Baldersveg 3C, nr 17,
NO-7033 Trondheim, anne.k.bondhus(Qitk.ntnu.no
Pollando: Piotr Nosek, ul. Zbrojow 10/8, PL-30 042 Krakow, piotr.esp(Qgmail.com
Rumanio: Mihai Trifoi,
Str. Principala B1.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, trifoi(Qhonoris.ro
Rusio: Irina Gonĉarova, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, Mosk. obl. RU-143000, mirina(Qonline.ru
Svedio: Siv Burell, Lekstorpsv. 46 E, SE-443 41 Graabo, s.burell(Qtelia.com
Svislando: Mirelle Grosjean, Grand-rue 9. Pf. 9,
CH-2416 Les Brenets mireille.grosjean(Qrpn.ch
Togolando: Attiogbe- Agbemadon B., Mensah, T. 1. E. To, B.P. 13169, Lome-TOGO, esp.togo(Qcafe.tg
Ukrainio: Nina Daniljuk, prospekt Sobornosti, 32-108, Luck-26, UA-43026, nina daniljuk(Qukr.net
Usono kaj Kanado: Doroteo Holland, 5140 San Lorenzo Dr, Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh?7(Qgmail.com
Venezuelo: Andres Turrisi, Cen.Res.Puerta del Este.Torre, Oeste, pisol5, ap.153, Av.Madrid, VE-1070 La California Norte, Caracas, andesp(Qinternet.ve
REPREZENTANTOJ
Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB(Qfreenet.am
Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr(Qyahoo.co.in
Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo
Ĉilio: Hector Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg(Quea.org
Estonio: Helgi Hromova,
Pk. 623, EE-12602 Tallinn
Islando: Loftur Melberg Sigurjonsson, Tradarberg 13,
IS-221 Hafnarfj6rdur, /oftur(Dskyrr.is
Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp(Qzahav.net.il
Kongo DR: Ngangu Nduantoni- Bakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaire
Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San Josĉ, tikoguau(dgmail.com
Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis(Qcentras.lt
Meksiko: Josĉ de Jesŭs Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales(dyahoo.com.mx
Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ- 6001 Wellington 1, gwenda.s(dihug.co.nz
Portugalio: Joŝo Jose Santos, Fonte Velha, Cx. 3003 PT-7100-078 Estremoz, joaojosesantos(Qgmail.com
Serbio: Radojica Petroviĉ, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radp(apit.yu
Slovenio: Marija Zlatnar-Moe, Miliĉinskega 66, SI-1000 Ljubljana, Marija. Zlatnar(Qguest.arnes.si
Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt,
UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo(Qmail.ru
IPR 2007/4
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
IPR 07/4 1
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Dennis KEEFE: Lingva Festivalo – Kiel fari […]?……………………………….4 Géza KURUCZ: Pri komunikado internacia ……………………………………………….. 12 Rob MOERBEEK: Antologieto de nia originala konversacia stilo […]…..17 Anna kaj Mati PENTUS: Ĉiamverda lernolibro […] (recenzo) …………….19 Katarina STEELE: Instruado de E-o en la lernejoj de Perto (AU)…………22 Betty CHATTERJEE: Reta renkontiĝo ……………………………………………….25 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, HU, IT, KR, NL, NO, PL, RU, UA)………27 La 42-a konferenco de ILEI, Maribor, Slovenio, 2009 (anonco)………….35 La 41-a konf. de ILEI, Portonovo, Benino, 2008 (informoj, aliĝilo) ……36
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053. Fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Vicprezidanto: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983. <zsofia.korody@esperanto.de>. Instrukapabligado kaj edukaj centroj. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, fakso: (+31 70) 358 4422, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Vicsekretario: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio (+40) 267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITĖ, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyotofu, JP-621-0855, Japanio,<esperanto@d0y0b.com>. Azia agado. La nunan numeron ni sendis al la presejo 14 novembro 2007, redaktofino por la sekva numero 15 januaro 2008. Sur la titolpaĝo: Japanio prezentis sin – la 40-a ILEI-konferenco en Ranzan, 2007 – fotoj faritaj de Michael CWIK (Belgio)
IPR 07/4 2
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn, AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, University of Hyderabad; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono, AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, Magyar Tudományos Akadémia, Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio, estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
Karaj Legantoj! La ĉefartikolon de la nuna numero verkis Dennis KEEFE, kies naciecon mi ne kuraĝis difini, en tiom multe da landoj li jam vivis kaj laboris…! ☺ Lia artikolo pri tio, kiel fari, ke la Lingvaj Festivaloj estu pli efikaj kaj interesaj, certe helpos al postaj organizantoj de tiuj eventoj. La „imagita intervjuo” de Géza KURUCZ pri la internacia komunikado, pro la logika argumentado de la aŭtoro, meritas esti tradukita kaj sendita al aliaj lingvoj kaj sendo ankaŭ al la nacilingvaj revuaroj. Nia provleganto, Rob MOERBEEK, dum la japana konferenco kolektis por niaj „sinkorektemuloj” bukedon da frazoj kun tipaj kaj parte amuzaj eraroj de parolata E-o. Feliĉe, li proponas ankaŭ spritajn solvojn por la ĝusta korektado. Anna kaj Mati PENTUS verkis bonan recenzon pri la lernolibro de Boris KOLKER (Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro). Katarina STEELE kompilis historian resumon pri la instruado de E-o en la lernejoj de Perto (AU). La raporto de Betty CHATTERJEE prezentas la ĉiutagajn malfacilaĵojn de E-instruisto en Maroko. Krome en la nuna numero vi trovos ankoraŭ 13 novaĵojn el 10 landoj kaj fine de la revuo informojn + aliĝilon por niaj sekvaj konferencoj. Bonan legadon! Jozefo Németh, redaktoro IPR 07/4 3
— pàgina 4 del PDF —
Dennis KEEFE
Lingva Festivalo – Kiel fari efikajn, interesajn kursetojn por ĝenerala publiko? Antaŭ pli ol dek jaroj en la urbo Tours en Francio okazis la unua Lingva Festivalo (LF), kun partopreno de 32 lingvoj. Speciala nova trajto de tiu festivalo estis, ke ĉiuj el tiuj lingvoj estis instruataj. Tiu modelo de lingva prezentado forte kontrastis kun la tiel nomataj Lingvaj Foiroj, jam funkciantaj jardekojn antaŭe, kie la lingvoj estas prezentataj ĉe standoj aŭ en budoj, sed ne en klasĉambroj. Kun tiu nova modelo, la LF-movado rapide naskiĝis kaj etendiĝis de sia naskiĝloko en Francio al aliaj landoj kaj urboj. La esperantistoj ludis gravan rolon en tiu etendiĝo, speciale Alexandr BLINOV, kiu fondis la jam faman festivalon de Ĉekboksaro, kiu siavice patris aliajn LF-ojn en aliaj rusaj urboj. Kiel dirite, la kerno de LF estas instruado de lingvoj. Sed el kio povas konsisti tiu instruado? Ĉu ĝi estu laŭ iu speciala metodo? Ĉu ĝi okazu laŭ la rekta metodo aŭ laŭ la traduka aŭ laŭ iu alia? La respondo al tiuj demandoj estas iusence tre simpla: la kursgvidanto rajtas instrui sian lingvon kiel li aŭ ŝi volas. Sed ĉu estas metodoj kaj teknikoj kiuj pli taŭgas ol aliaj? Ni memoru, ke la lingvaj kursoj de LF havas siajn specialaĵojn. Ĉiu kurseto daŭras malpli ol unu horon, ekzemple. Krom tiu mallonga daŭro, ĉeestantoj kaj la ĉeestantaro povas esti tre diversaj. En sama grupo povas ĉeesti spertaj kaj nespertaj lingvolernantoj, junaj kaj nejunaj homoj, personoj kiuj venis por lerni, kaj tiuj kiuj volas amuziĝi iomete. Krome, la nombro de la ĉeestantoj povas varii multege. En iu kurseto estas eble 10 personoj, en alia pli ol 60, kaj en alia eble nur 1 aŭ 2. Ni konsideru ankaŭ, ke la leciono de LF estas ĉiam enkonduka leciono, kaj post la fino de tiu leciono ne estas sekvo. Tiuj faktoroj: la ege mallonga daŭro de la kurseto, la varieco de la gelernantoj, kaj la tute ne certa nombro da ĉeestantoj, postulas, ke la enhavo de la kurso ne tro similu tradician lingvan kurson. Do eĉ se la instruanto estas tre sperta lingvoinstruisto en lernejo, li aŭ ŝi eble devas repensi kaj refari sian instrumanieron. Do, kiujn konsilojn mi mem donis kiam mi verkis la unuan Manlibron por Trejnado de Instruantoj en LF (franclingve, sed kun multe da ekzemploj en E-o) en la jaro 1995? Kaj kion mi kutime konsilas al novaj instruantoj, kaj al eĉ spertaj, profesiaj instruantoj kaj instruistoj de LF-oj? En la resto de ĉi tiu artikolo, mi priskribos modelon por la enhavo de tipa
IPR 07/4 4
— pàgina 5 del PDF —
leciono por LF. La modelo estas ege fleksebla kaj adaptiĝas al ĉiuj lingvoj ĝenerale. En mia skemo mi listigos kaj klarigos kelkajn relative devigajn erojn, kaj mi poste donos plurajn konsilojn por la nedevigaj partoj. Ni memoru, tamen, ke la ĝenerala gvidprincipo de LF estas, ke ĉiu instruanto rajtas instrui sian lingvon laŭplaĉe, kondiĉe, ke ŝi aŭ li sekvas la organizajn gvidliniojn, ekzemple, kiam komenci kaj fini la lecionon. Priskribo de tiuj organizaj gvidlinioj troviĝos en la nova Manlibro por la Organizado de LF-oj. Tipa LF-leciono daŭras, por preni la ekzemplojn de la LF-oj en Usono kaj en Francio, ĉirkaŭ 40 minutojn. Dum tiuj 40 minutoj la instruanto parolas pri sia lingvo, kaj instruas kelkajn punktojn pri ĝia gramatiko. Gravas, ke estu varieco. Do, ekz., se la lingvo posedas nekonatan de la publiko alfabeton aŭ silabaron, gravas ke la kursgvidanto ne parolu nur pri tio. Utiligi la tutan tempon por priskribi detale nur unu parton de la lingvo ne plene kongruas kun la spirito de LF, kaj povas tedi kaj enuigi la ĉeestantaron. Do, la ĉefa gvidlinio por la organizo de la kurseto estas varieco, ke la instruanto parolu pri diversaj partoj de sia lingvo.
IPR 07/4 5
— pàgina 6 del PDF —
Dua fundamenta principo de la kurso estas, ke ĝi estu interesa al diversnivelaj, diversaĝaj, diversinteresaj ĉeestantoj. Kurseto kiu pritraktas la teoriajn, lingvistikajn partojn de la svahila lingvo eble interesos universitatajn studentojn pri lingvistiko, sed tiu sama alirmaniero ne tiom plaĉus al alifakaj studentoj, kaj tia instruado tute konfuzus la ĝeneralan publikon, kaj endormigus la lingvoŝatantajn vojaĝemulojn! Tamen mallonga traktado de tiu sama temo povas sukcesi kun ĉiuj se poste estas aliaj partoj kiuj estas pli praktikaj, ekz., lerni diri Bonan matenon, Kiel vi fartas, Mi amas vin ktp. Tria fundamenta principo rilatas la fizikan parton de via kurso. Parolu sufiĉe laŭte. Bona maniero kontroli vian laŭtecon estas inviti vian amik(in)on al via kurso kaj sidigu lin aŭ ŝin en la lasta vico de la sidlokoj. Via amik(in)o povos indiki al vi ĉu vi bone aŭdeblas aŭ ne. Ofte la publiko ne emas doni al vi tian informon. Prononcu klare, memorante ke via lingvo estas nekonata, kaj al la publiko plaĉus klare aŭdi tiujn novajn sonojn, tonojn, intonaciojn, ritmojn, akcentojn. Se vi estas profesia instruisto, vi scias, ke multfoje instruisto ne devas paroli tro klare, ĉar unu celo de normala lingvokurso estas prepari la gelernantojn por reala uzo de iu lingvo. Tamen tio ne estas la celo de LF, do parolu iom pli klare kaj iomete malrapide. Se vi respektas la principojn de utiligo de varieco, de adaptiĝo al diversniveleco, kaj de priatento de la fizika prezentado, vi havos bonan bazon por sukcesa kurso. Nun, permesu al mi montri al vi pli detale mian skemon por la enhavo de kursetoj dum LF. En mia rekomendita kursoplano estas devigaj kaj elekteblaj partoj. Ni ekzamenu tiujn devigajn partojn unue. Ili konsistas el kvar partoj: la deviga parolado de via lingvo, mallonga priskribo de la historio kaj geografio de la lingvo, la laso de tempo por demandoj fare de la ĉeestantoj, kaj mencio kie aŭ kiamaniere oni povas poste lerni vian lingvon. Kiel dirite, unu deviga parto de la LF-leciono estas la parolado mem de via lingvo. Inter unu kaj tri minutoj vi parolas vian lingvon sentraduke. La ĉeestantoj ne komprenos tion kion vi diras, sed ne gravas. Ili volas aŭskulti vian lingvon kvazaŭ ĝi estus kanzono, muziko el alia lando. Kiam vi parolos vialingve, ili konstatos, ke estas novaj sonoj, novaj ritmoj, specialaj kvalitoj de la sonoj, kaj tiel plu. Se via LF okazas en Eŭropo kaj vi prezentas la italan dum la plejparto el la ĉeestantoj estas francoj, al ili plaĉus diveni kelkajn vortojn de la itala. Post via itala parolado, demandu ilin ĉu ili rekonis kelkajn vortojn. Sed se vi instruas la ĉinan aŭ la nepalan al eŭropaj ĉeestantoj, ili probable rekonas nenion, sed vi tamen povas demandi ilin, ĉu ili memoras unu aŭ du vortojn kiujn vi utiligis. Aŭ eble IPR 07/4 6
— pàgina 7 del PDF —
demandu ĉu ili povas diri kio malsamas en via lingvo rilate al la ilia. Ne forgesu paroli laŭte kaj klare. Pensu iomete pri aktoro en teatro. Kiamaniere vi povas kapti atenton kaj intereson de la ĉeestantoj? Mi rekomendas, ke vi metu la kelkminutan paroladon de via lingvo en la komencon de via lingvoprezentado. Tiu frua utiligado de la lingvo altigos ilian atenton kaj motivigos al ili priatenti la sekvon kaj lerni pli. Dua deviga parto de via lingva leciono estas tre mallongaj komentoj pri la geografio kaj historio de via lingvo. Mi rekomendas, ke vi utiligu nur du aŭ tri minutojn por ĉi tiu parto. Pri la historio vi povas mencii, ke ĝi evoluis el tiu aŭ alia lingvo. Ekzemple, se vi instruas la rumanan lingvon, vi povas paroli pri la fakto, ke ĝi samfamilias kun la hispana, franca, itala kaj portugala lingvoj pro la samdeveno de la latina lingvo. Se vi instruas la anglan vi povas mencii la germanan influon ĉe la origino kaj la francan influon per vortoj post la jaro 1066, menciante ke la nomoj de kelkaj bestoj rilatas la germanan, ekzemple, cow kaj Kuh, sheep kaj Schaaf, swine kaj Schwein, dum la nomo de la viando de tiuj bestoj ofte rilatas la francan: beef kaj boeuf, mutton kaj mouton, pork kaj porc. Pri la geografio, menciu kie oni parolas tiun lingvon nuntempe. Do la hispana instruanto povas mencii Hispanion, sed ankaŭ multajn partojn de Sudameriko krom Brazilo, grandajn urbojn en Usono, partojn de Karibujo, kaj antaŭajn koloniojn en Afriko. Eĉ vi povas mencii, ke la sefardoj, kiuj devige forlasis Hispanion en 1492, ankoraŭ parolas hispane en kelkaj partoj de Eŭropo kaj proksime de Mediteraneo. Tria deviga parto de la kurseto okazos poste, ĉirkaŭ la fino de via prezentado. Se estas 40-minuta kurseto, ĉi tiu parto okazas post eble 30 minutoj. Estas konvene, ke vi ĉiam lasu iom da tempo por demandoj fare de la ĉeestantoj. Kaj specife, ke vi starigu la demandon al ili: “Kion vi volas diri en mia lingvo? Donu al mi vorton aŭ frazon, kaj mi skribos la tradukon mialingven sur la nigra tabulo.” En ĉi tiu parto eble iu demandos al vi pri la pluralo de via lingvo, se vi ne pli frue menciis tiun punkton. Aŭ eble pri la akuzativo, aŭ pri prepozicioj, aŭ ĉu facile lerneblas, aŭ ĉu estas kurso proksime en la urbo, aŭ ĉu la verbo ĉiam estas ĉe la fino de la frazo, ktp. Sed por daŭrigi la konkretan parton de la kurso, kuraĝigu viajn gelernantojn doni vortojn aŭ frazojn sialingve, por ke vi povu skribi ilin vialingve sur la tabulo. Tipaj demandoj povas esti: Kiel oni diras: “I love you.” Aŭ Kiel oni diras: “I like to swim in the ocean.” Viavice, vi skribos sur la tabulon: “Mi amas vin”, kaj: “Al mi plaĉas naĝi en la oceano”, ktp.
IPR 07/4 7
— pàgina 8 del PDF —
La finfina deviga parto de via leciono respondas al la demando „Kie oni povas poste lerni vian lingvon?” Tiu lasta ero de la leciono estas tre bona, natura maniero fini vian prezentadon. Kelkaj el la gelernantoj pro viaj interesaj klarigoj pri la lingvo komencas interesiĝi pri plua lernado de ĝi. Se vi mem aŭ alia homo instruas la lingvon proksimloke, vi kompreneble menciu tion. Sed eble ne ekzistas tiaj kursoj. En tiu okazo vi povas mencii lernolibrojn por komencantoj disponeblajn en loka biblioteko, aŭ aĉeteblajn en librovendejoj. Antaŭ via kurso vi povos serĉi lernolibrojn en la interreto, ekzemple, ĉe www.amazon.com, kiu nun havas librovendejan eblon en multaj landoj. Alia bona paŝo estas fari interretan esploradon por trovi kursojn por eksterlandanoj en via lando. Tiun servon faras la Instituto Cervantes por la hispana lingvo, l’Alliance Française por la franca, la Goethe Institut por la germana, la Confucius-Instituto por la ĉina, ktp. Sed ne pensu, ke ekzistas lernejoj por nur grandaj lingvoj. Vi povas trovi kursojn por la galega kaj kataluna lingvoj en regionoj de Hispanio, ekzemple. Kaj fine, Berlitz kaj aliaj komercaj lernejoj havas grandan oferton de multege da mondlingvoj Ĝis nun ni iom detale rigardis la kvar rekomenditajn partojn de ĉiu lingva kurseto kiu okazas dum Lingva Festivalo, nome: du-tri-minuta parola specimeno de la lingvo, mallongaj komentoj pri ĝiaj historio kaj geografio, tempospaco sufiĉe longa, por ke la gelernantoj starigu demandojn, kaj finfine, informeto pri plua lernado de la lingvo. Antaŭ ol paroli pri ideoj por la elekteblaj partoj de via kurso, eble valoras la penon skemi laŭorde tipan lecionon kun tipaj tempodaŭroj de ĉiu parto. Tio helpos al ni pli bone kompreni la ĝustan lokon kaj bonan tempodaŭron por ĉiu elemento. Ebla horaro por tipa LF-kurseto 1. Enkonduko: via lingvo parolata (2 – 3 minutojn) 2. Historio kaj geografio (3 – 5 minutojn) 3. Elektebla parto (4 – 6 minutojn) 4. Elektebla parto (4 – 6 minutojn) 5. Elektebla parto (4 – 6 minutojn) 6. (Elektebla parto (4 – 6 minutojn)) 7. (Elektebla parto (4 – 6 minutojn)) 8. Demandoj fare de la ĉeestantoj (7 – 9 minutojn) 9. Kie oni povas plue lerni la lingvon (1 – 2 minutojn) Por 40-minuta kurso: Devigaj partoj estas inter 13 kaj 19 minutoj. Elekteblaj partoj estas inter 21 kaj 27 minutoj. IPR 07/4 8
— pàgina 9 del PDF —
Valoras la penon ankoraŭ unufoje ripeti ĉi tie, ke ĉiu instruanto rajtas instrui laŭ sia maniero. Tamen, mi provigis tiun skemon kun centoj da kursoj kaj centoj da instruantoj kaj en Eŭropo kaj en Usono, kun LF-oj kiuj enhavis 32, 67, 85 kaj 65 lingvojn, kaj la metodo bone kaj bele funkciis. La ĝenerala skemo sukcesis kaj por eŭropaj, kaj por aziaj, kaj por afrikaj, kaj por mortaj lingvoj, kaj eĉ por brajlo, la mansigna lingvo, kaj la morsa Kodo (kun la ŝanĝoj pri la parolata parto, kompreneble – sed eĉ tiu parto facile anstataŭigeblas: per montro de iu kiu legas brajlan libron, de iuj kiuj komunikas per manoj, kaj per iu sonbendo de reala morsa Kodo!) Nun kion ni povas diri pri la elekteblaj partoj de la kurseto? Kion vi, kiel kursgvidanto partoprenanta en LF, prezentos? Kompreneble la elektitaj eroj multege dependas de via propra lingvo, sed en la lasta parto de ĉi tiu artikolo, mi povos doni kelkajn konsilojn kiujn mi plejparte reprenos el la unua Manlibro por Trejnado de Instruantoj en LF, verkita en 1995. Sed antaŭ ol elekti viajn partojn, bonvolu ne forgesi la principon de varieco. Klopodu montri plurajn aspektojn de via lingvo iom rapide, anstataŭ profunde kovri nur unu parton. Gramatikaĵo – Vortordo: En multaj eŭropaj lingvoj la kutima vortordo estas SVO (subjekto – verbo – objekto). Se vi prezentas al eŭropanoj kaj via lingvo malsimilas ilin tiurilate, estus interese montri tion. La japana lingvo, ekzemple, metas la verbon ĉe la fino de la frazo. La germana povas fari simile, sed ĉefe en subfrazoj. E-o kiel la latina povas fari la ses eblajn ordojn SVO, SOV, VSO, VOS, OSV, kaj OVS. Eble, depende de la de vi instruata lingvo, vi ŝatus elekti ĉi tiun parton kiel unu el la elektebloj. Skribsistemo: Multaj lingvoj utiligas alfabeton, aliaj silabaron, kaj aliaj ideografiaĵojn, alinomatajn ideogramoj. Montri tion al viaj gelernantoj povas esti tre interese. Tamen, ne utiligu tro da tempo, farante lecionon nur pri alfabeto, ĉar viaj gelernantoj estas tie por lerni pri pluraj interesaj aspektoj de via lingvo. Sed ofte la alfabetoj en si vekas la scivolon de viaj gelernantoj. La rusaj kaj arabaj ofte vidataj estas facile, almenaŭ parte, rapide klarigeblaj. La korea alfabeto, unuavide tute ne komprenebla, estas facile lernebla, kaj tre interesa instrutemo. Por instruistoj de la japana estas du silabaroj hiragana kaj katakana, ambaŭ menciindaj. Rimedoj por instrui la ĉinajn ideografiaĵojn meritas apartan alineon, kaj la manieroj instrui ilin estas tre variaj. Por kelkaj lingvoj estas ankaŭ interese montri ĉu ili skribiĝas de dekstre maldekstren aŭ inverse, de supre malsupren, kaj eĉ ambaŭdirekte kiel almenaŭ unu antikva lingvo.
IPR 07/4 9
— pàgina 10 del PDF —
Prononcado: Por kelkaj lingvoj vi povas rapide instrui ion pri la prononcado. (Sed, kiel por la alfabeto, atentu ke vi ne uzu tro da tempo por tio). Kelkaj afrikaj lingvoj eĉ havas fajfaĵon aŭ langoklakon kiel parton de la sonaro. Ĉu via lingvo havas neoftan sonon? Vi povas aŭdigi ĝin voĉe, kaj invitu iun imiti vin! Kelkaj lingvoj havas rigorajn regulojn por la akcento. En la ĉeĥa lingvo, se mi bone memoras, la akcento regule falas sur la unua silabo. Aliaj lingvoj utiligas tonojn. En la ĉina lingvo la samaj sonoj povas signifi ege malsamajn ideojn per apliko de alia tono. Ma, en la ĉina, depende de la ĉina tono por la vorto, povas esti ĉevalo, patrino, muzo kaj sakri krom utiligo por starigi demandojn. Interesa temo por la ĉeestantoj. Ĉiutagaĵoj: Multe plaĉas al la kursetanoj eklerni kelkajn utilajn, simplajn frazojn aŭ vortojn el la ĉiutaga vivo. Kiel saluti, kiel diri sian nomon, kiel ĝisrevidi, kaj kiel esprimi ŝaton aŭ eĉ amon estas tipaj kategorioj kiuj vekos la intereson de la festivalanoj. Bonan tagon, mi nomiĝas Johano, kiel vi fartas, ĝis revido, mi ŝatas katojn, mi amas vin kaj aliaj similaj frazoj estas ofte notataj kaj bele enkapigataj de la gelernantoj. Parolante pri tiaj ĉiutagaĵoj, vi povas priskribi ankaŭ kiamaniere via lingvo eble malsimilas pri la preciza elekto de tiuj frazoj. Ekzemple, la simpla frazo Kiel vi fartas? en kutimaj eŭropaj lingvoj povas iĝi pli longa kaj kompleksa esprimo en kelkaj afrikaj lingvoj. Ne estas malofte aŭdi en partoj de Afriko: Kiel vi fartas? … Kaj via patro? … Kaj via patrino? … Kaj viaj… (aldonu mem longan liston da familianoj kaj aliaj parencoj)? Donu ankaŭ viajn personajn spertojn. En Usono mi diras Saluton ĉe la komenco de konversacio, kaj ĉe la fino mi diras Ĝis la revido, tamen en Francio, mi faras kiel multaj francoj: mi komencas la konversacion same, kun la vorto Saluton, sed finas ĝin ofte per denova Saluton. Vi povas paroli ĉi tie ankaŭ pri nelingvaj kutimoj, la usonanoj ofte manpremas por saluti, la francoj ofte kisas trifoje, kaj la hispanoj dufoje kisas. En aliaj landoj oni devas zorge eviti eĉ la plej malgrandan tuŝeton. Kaj kiel en via lando kun via lingvo kaj kulturo? Estas tiom da belegaj diferencoj en la lingvoj, ke vi eble facile povus paroli pri tio dum la tuta leciono! Ne forgesu, tamen, la principon de varieco. Parolu pri pluraj partoj de via lingvo; ne pri nur unu. Metodo de korpa respondo: (angle ĝi nomiĝas TPR = Total Physical Response). Se vi konas ĉi tiun metodon vi povas utiligi ĝin kelkajn minutojn. En mia kompleta kurso por LF, aldone al la Manlibro, mi preparos filmetojn, kiuj montras diversajn teknikojn por instrui. Tie tutcerte troviĝos ĉi tiu amuza metodo. La ideo estas simpla: vi donas u-frazon kaj la gelernantoj poste faras tion kion vi ordonas. Kompreneble, ili ne kompIPR 07/4 10
— pàgina 11 del PDF —
renos ĉe la unua ordono, do vi unue montre faras kune kun ili. Se estas la kurseto pri E-o, ekzemple, vi diros: Stariĝu. Sidiĝu. Stariĝu. Sidiĝu. Levu la manon. Mallevu la manon. Stariĝu. Levu la manon. Levu la piedon. Mallevu la manon kaj piedon. Ktp. Kanzono: Vi povas ankaŭ kantigi la gelernantojn. Ne forgesu bone skribi la vortojn antaŭe, ĉar se ne, vi perdos tro da tempo en via kurseto. Eble vi povas uzi unu kanzonon por instrui unu aŭ du gramatikajn punktojn. Rekta metodo: Se vi estas sperta, lerta instruisto kaj bone konas la rektan metodon, vi povas utiligi ĝin, kompreneble, eĉ por la tuta leciono. Ne forgesu, tamen, ke via celo ne estas instrui ĝisfunde la lingvon, sed montri kelkajn interesajn partojn de via lingvo. Mi mencias tion, ĉar ofte granda parto de la tempo dum rektmetoda instruado estas por praktiki unu detalon, kaj tiu praktikado povas forrabi tempon de la aliaj eroj de la kurso, kontraŭstarante la principon de varieco. Vortfarado: Tiu temo speciale konvenas por E-leciono. Ankaŭ aliaj lingvoj havas interesan vortfaradan sistemon, kvankam ne tiel regulan. Ni pensu pri la germana kaj la turka, ekzemple. Eskimaj lingvoj povas esti interesaj tiurilate. Antaŭe oni diris, ke la eskimoj havas multege da vortoj por la koncepto neĝo, kaj oni uzis tiun konstaton kiel aldonan pruveton por la teorio de SAPIR kaj WHORF, ke nia lingvo multe influas nian pensmanieron. Sekvaj studoj montris tamen, ke ne estas tiom da vortoj en la eskima lingvo por neĝo: tiuj ŝajne malsimilaj vortoj fariĝas per afiksoj. Poemo: Se vi havas mallongan, simplan poemon en via lingvo, vi povas rapide skribi ĝin, aŭ se vi havas poemon pli longan, vi povas prepari ĝin surpapere kaj distribui ĝin dum via leciono. Eventuale tiu poemeto estu sur la sama folio sur kiu vi eble metas la kompletan lecionon (vi ne estas devigata fotokopii paperon por ĉiu partoprenanto, sed multaj instruantoj trovas tiun rimedon bona). En la japana lingvo, pensu pri la famaj hajkoj, versaretoj, kiuj enhavas nur tri liniojn kaj 17 silabojn. En la angla estas tre simpla poemo, konata de ĉiuj infanoj: Roses are red, Violets are blue, Sugar is sweet, And so are you! Langorompilo: Ĝi estas diable malfacile prononcebla frazo kiam ripetata rapide. Tiaj teruraj frazoj ekzistas en multaj lingvoj. Ekzemploj en la angla inkluzivas: She sells seashells down by the seashore, kaj Peter Piper picked a peck of pickled peppers. Tiu parto estus amuza ero de via leciono. Unu aŭ du minutoj sufiĉas por ridigi ĉiujn.
IPR 07/4 11
— pàgina 12 del PDF —
Aliaj elekteblaj eroj: Estas multege da aliaj ebloj por eroj kiuj konsistigas la elekteblajn partojn de via kurseto dum LF. La listo de specifaj gramatikaĵoj estus longega, se oni konsideras ĉiajn eblojn. Pli da detaloj kaj ideoj troviĝas en la ĝenerala retejo por Lingvaj Festivaloj ĉe www.linguafest.info. Por nun, prikonsideri la sekvajn: Ĉu via lingvo forigas kutime la utiligon de la verbo esti? Ĉu la nomoj havas genrojn kiel la germana – die, der aŭ das? Ĉu la singularo kaj pluralo estas interesa temo? Ĉu estas prepozicioj kiuj antaŭas, aŭ kontraŭe, malantaŭas la vorton kiun ili rilatas? Ĉu nombrado estas speciala? En la Guarania lingvo el Paragvajo la nombroj estas parte guaraniaj kaj parte hispanaj. Kiel blekas la bestoj povas esti amuza 4-minuta parto de via leciono! Kiel la hundoj bojas, kaj katoj miaŭas, kaj la bovinoj muĝas en via lingvo? Kiel prononciĝas kelkaj internaciaj vortoj? En la japana la anglaj vortoj bus, hotel kaj beer iĝas basu, hoteru kaj biiru. Do, jen, la priskribo, certe nekompleta, kiamaniere fari efikan, interesan lingvan prezenton kaj instruon dum LF. Memoru, ke ĉi tiu artikolo pritraktas nur la enhavon de la kurseto mem, kaj ne ĝian interrilaton kun la ĝenerala kursaro, kiu estas alia grava temo pritraktota en la Manlibro pri LF-oj. Sciu ankaŭ, ke pri la plej grava parto de tiu leciono, tamen, mi ne parolis. Tiu grava parto estas vi, nia kara instruanto! La gelernantoj memoros multe el tio kion vi diros pri via lingvo dum viaj kelkdek minutoj da instruado, sed plej profunde impresos ilin la fakto, ke vi, volonte kaj bonkore, kundividis viajn tempon kaj sperton pri via lando, pri via kulturo, pri via lingvo kaj pri vi mem. LF estas multe pli ol lingvoj; LF estas homoj kun homoj, landanoj de nia mondo komunikantaj kun siaj frataj alilandanoj. Géza KURUCZ (Hungario)
Pri komunikado internacia (imagita intervjuo) Por komenci jen la plej evidenta demando: ĉu komunikado internacia fakte estas problemoplena? Por vastaj amasoj ĝi neniam estis tiel ĝena kiel nuntempe, ĉar la bezono de interpopola komunikado ĝis nun neniam estis tiel postula. Eble nur la privilegia, plej supera socia tavolo ne sentas (bedaŭrinde!) ĝin dolorige, ilin ĉirkaŭas ja arego da tradukistoj kaj interpretistoj.
IPR 07/4 12
— pàgina 13 del PDF —
Kiom kostas (ek)havi la nunan nekontentigan interkontakton? Precizaj elspezoj ne estas prezenteblaj, ĉar adiciiĝas multaj diversaj kostoj, sed se konsideri ĉiujn kostojn de fremdlingva instruado ili preskaŭ atingas la jaran buĝeton de Eŭropa Unio. Tiu terure alta monsumo estus uzebla pli fruktodone por aliaj urĝaj farendaĵoj. Kial ne elekti iun el la naciaj lingvoj kaj proklami ĝin deviga en ĉiuj landoj paralele kun la propra nacia? Ĝuste tion volis kaj volas ankaŭ hodiaŭ ĉiu grandpotenco, tuj aldonante, kompreneble, ke la elektita lingvo fariĝu ĝia propra. Kaj fakte, se konsideri sole lingvajn valoraĵojn por tiu supernacia funkcio taŭgus pluraj centoj da naciaj lingvoj. Kial ne decidi per ĝenerala internacia referendumo? La nacia lingvo elektita de plej multaj homoj fariĝus la internacia komunikilo. Ĉar la referendumo sendube rezultigus la venkon de la plej granda, influhava nacio. Ĝi ŝanĝus do nenion. Ĉiam estis tiel dum la tuta historio de la homaro. Sed, finfine, iam necesos decidi. Ĉiu jaro de prokrasto signifas malŝpari multajn miliardojn. Kial ne veni al findecido? Ĉar la decido restus nur sur papero, kiel estis ankaŭ sen papero dum plimalpli longa superregado de tiu aŭ alia „granda lingvo” en nia historio ĝisnuna. Ĝuste la historio instruas al ni, ke necesas decidi, prokrastado kondukas nenien. Sed meti iun ajn lingvon super la aliajn estas neakcepteble, tiu decido estas ja kontraŭdemokratia. Tio donas avantaĝon nejustan al unu lingva komunumo kontraŭ ĉiuj ceteraj. Demokratio ne signifas, ke ĉiu estas preferata. Jes, sendube, sed en vera demokratio la plimulton ne povas trafi negativa distingo, kian ĝi havus ĉi-kaze. Jarmiloj pruvis, ke daŭre nenies lingvo povas esti levita super la ceterajn. Tiu strebado ĝis nun ĉiam montriĝis
IPR 07/4 13
— pàgina 14 del PDF —
malsukcesa, kaj en nia epoko de solidiĝanta demokratio des pli ĝi montriĝas tia. Mi ne povas konsenti, ke en tiu ĉi kampo ŝanĝo ne eblas. Ĝis nun estis tiel, sekve ankaŭ en la estonteco estos tiel same. Mi estus tre surprizita, se en nia epoko, en kiu ĉio neimageble rapide ŝanĝiĝas, la komunikado estus sola unikaĵo, kiu ne estus modifebla. Ĉu ne ekzistas eliro? Ekzistas, kompreneble, sed ne laŭ la tradicia vojo. Ĉi tiun gravegan funkcion povas plenumi nur neŭtrala lingvo, apartenanta al neniu nacio. Evidentiĝas, ke necesas revivigi iun lingvon antaŭlonge mortintan. La ĝisnunaj provoj, ŝajnas al mi, ne sukcesis. Aŭ ĉu la latina lingvo estas revivigebla? Kredeble ne. Pro du kaŭzoj. La unua, kaj tiu estas la pli grava: la latina ne estas vere neŭtrala, ĝi ĉiam ankoraŭ firme ligiĝas al la eklezio romkatolika, sekve aliaj tutmondaj religioj ne akceptus ĝin pro tiuj samaj kialoj, pro kiuj nenies nacia lingvo estas akceptebla. Due: ĝia alproprigado estus tre malfacila. Montriĝas do, ke ekzistas ununura eliro, nome: arte fari novan lingvon. Sed, ĉu eblas tiel krei lingvon? Eblas. Ĉiu ekzistanta lingvo estas homa produkto. Ĉiu estis kreita de longa vico da sinsekvaj generacioj dum jarmiloj, pli ĝuste, ĝi estas kreata ankaŭ hodiaŭ, ĉar ĉiu parolata lingvo senĉese ŝanĝiĝas laŭ la postuloj de la vivbezonoj. Sed la artefaritaj/planitaj lingvoj estas ligitaj al unu sola persono. Ĉu scipovas unu homo – eĉ supertalenta – krei tian lingvon? Kaj jes, kaj ne. Jes tial, ke la trunkon de la lingvo: la gramatikan strukturon kaj la afiksaron povas krei sola persono, eĉ, multe pli simplajn kaj klarajn, t.e. pli facilajn ol tiuj, kiuj estiĝis per plejparte instinkta uzado dum longaj jarcentoj. Ni ĉiuj scias, ke ĉi-lastaj estas plenplenaj de „esceptaj” formoj, kies alproprigado bezonas longan, paciencan laboron. Aliflanke, estas sendube, ke eĉ la plej talenta homo de la mondo ne scipovas krei kompletan lingvon, taŭgan por ĉiuj terenoj de vivsituacioj, por tio estas bezonata profesie multflanka granda komunumo. Tia planlingvo tutcerte ne ekzistas. Kion do fari?
IPR 07/4 14
— pàgina 15 del PDF —
Tia ne ekzistas ankoraŭ, sed tute proksima al tia jam ekzistas. Estas sciinde, ke el pli ol cent planlingvoj nur unu sola transvivis la kontroladon de la tempo. Ĉu ĝi estas Esperanto? Jes. Antaŭ cent dudek jaroj, en 1887 aperis la unua libro de Zamenhof, okulkuracisto, kiu vivis en Varsovio kaj bone konis plurajn lingvojn. Sed unu homo ne povas krei lingvon. Aŭ ĉu li estas escepto? Ne. Li ne estis tiel naiva. Li ĉiam konsideris sin nur iniciatinto, ĉar li konsciis, ke la lingvon mem povas krei nur multnacia komunumo. Kaj ĉu formiĝas tiu ĉi komunumo? Oni apenaŭ aŭdas pri ĝi. En pli ol 150 landoj (en ĉiuj kontinentoj) troviĝas homoj, parolantaj E-on, sed ili apenaŭ ricevis/as subtenon de la politikistoj, sed des pli persekutadon (Hitler, Stalin), preteran pitan malrespekton, kvankam mondfamaj verkistoj, poetoj, sciencistoj, lingvistoj esprimis/as sian pozitivan opinion pri la ideo. Grandparte eĉ hodiaŭ estas ankoraŭ misio akcepti laboron por Esperanto. Kaj kunveninte, ĉu ili vere komprenas sin reciproke? Ĉar tio estas la plej grava. Aro da faktoj pruvas, ke sur preskaŭ ĉiuj terenoj E-o kontentigas la postulojn. Kiuj estas la terenoj, kie ĝi ne kontentigas ilin? Tiuj fakterenoj, kie ankoraŭ mankas aktivaj uzantoj. Ankaŭ ĉi-terene ĝi certe taŭgus, sed la koncerna faka vorttrezoro estas ankoraŭ kreota, ĝuste kiel ĉe la naciaj lingvoj ĝi ekestas danke al praktika uzado. Kiujn pozitivajn faktojn oni povas mencii? Kongresojn (ankaŭ fakajn) kaj dekduojn da diversaj turismaj, kulturaj aranĝaĵoj, grandan nombron da E-libroj, gazetoj, propran beletristikon, milojn da retpaĝoj, laŭ sia enhavo ilia vikipedio (E-lingva leksikono) troviĝas inter la unuaj dudek lingvoj, ankaŭ da E-lingvaj radioelsendoj ekzistas ĉ. dekduo.
IPR 07/4 15
— pàgina 16 del PDF —
Kio malhelpas do la ĝeneralan akcepton de E-o, se en ĉiuj kampoj, kie funkcias la lingvo, estas sendubaj atingoj? Esence ekzistas du gravaj kaŭzoj. Mi konsideras la pli grava tion, ke E-o prezentas revolucie novan solvon, kia ĝis nun ne ekzistis. Rompi la tradicion de miljaroj estas terure malfacile, tio postulas longan, senlacan, paciencan agadon. Pluraj ekzemploj atestas pri tio. Sed ne forgesu, ke fine ĉiam venkas la racia, justa celado. Ankaŭ la alia kialo estas evidenta. La grandpotencoj provas malsukcesigi, kiom longe tio eblas, la ŝanĝon por ili nefavoran. Tio – kvankam ne subteninda – estas komprenebla el propra vidpunkto. Ne ekzistas do eliro. Tamen tiu ĉi konkludo estas tutcerte malĝusta, ĉar kiam la historia evoluo atingas la punkton, post kiu la antaŭa strukturo ne plu funkcias kontentige, tiam necesas trovi solvon, prokrasto ne kondukas al sukceso. Mi havas ankoraŭ gravan demandon, nome: Ĉu ĝenerala akcepto de neŭtrala lingvo ne rezultigos la pereon de etnaj lingvoj? La tuta mondo timas tion, ke la malgrandaj lingvoj mortos unu post la alia. La tendenco jam komenciĝis. E-o certe ne minacas pli ol la naciaj lingvoj celantaj akiri superregadon, sed precize antaŭvidi jarmilojn ne eblas. Estas certe, ke en mallonga distanco (tio egalas ne malpli ol unu jarcenton) ĝi efikus pozitive, ĉar okaze de ĝia akcepto restus pli da tempo kaj atento por la etnaj lingvoj kaj kulturoj, probable plej profite por tiuj, kiuj estas en danĝero. Kaj kiom da energio necesas por posedpreni planlingvon, nome E-on? Nuntempe E-o estas jam vivanta pontlingvo, miloj ellernis ĝin kiel familian lingvon. Cetere, daŭra uzado igas ĉiun lingvon vivanta. Danke al neimageble logikaj gramatiko kaj vortfarado, nehavantaj escepton, kaj krome, ĉar la vorttrezoro baziĝas sur vortoj internaciiĝintaj, laŭ ĝisnunaj spertoj, esploroj k.a. ĝi estas alproprigebla en ok- ĝis dekoble malpli da tempo (ĉ. 200 horoj) ol ajna nacia lingvo. Tio sendube estas grandega avantaĝo. Kion aldoni ankoraŭ? Mi kompletigus la supre diritajn vortojn nur per tio, ke la lando(j) – mi pensas pri malgranda(j) lando(j) kun komunikada malavantaĝo – kiuj frue konsciiĝas pri la problemo, por ĝi/ili la kuraĝa decido alportos avantaĝon, eĉ profiton. Perspektiva antaŭvido ĉiam montriĝas sukcesa investado.
IPR 07/4 16
— pàgina 17 del PDF —
Rob MOERBEEK (Nederlando)
Antologieto de nia originala konversacia stilo falsigita Kiel trudherboj aperadas la substrataĵoj el la nacia aŭ la adorata reglingvo. Niaj lernolibroj malsufiĉe nin ekipas por povi lojali al la bona mondolingvo. Sed jen la frazoj (kompilitaj el nia komuna originala parollingvo de ĉiuj rangoj kaj klasoj), prezentitaj por sinkorektemuloj, do en la ILEIkonferenco en Ranzan 2007. Konsole sekvos solvoj (korekteblaj, mi konscias kaj atendas). Mi aldonis: “falsigita” por ke ĉiu korektu eĉ tion! 1) Jen importanta rimarko. 2) Ĉu la noticio estis konita al vi? (temis pri la vorto „gemuta”) 3) Bv. disponu al ni veganan manĝon. 4) Oni ankaŭ provizu fruktojn al ni. 5) Li survivis samkiel sia filino, malgraŭ suferis perskutadon. 6) Kial vi iras al la maljusta direkto? 7) La ondoj malbonigis ŝin. Kiel vi estas nun? 8) Li ricevis leteron postulanta sian sinmortigon. 9) En duono da horo ni ne finiĝos, ĉar tuj komencos novaj proponoj. 10) Multaj de ni portas nobelulajn nomojn. 11) Donu al ni ĉanson paroli kun la portugalano. 12) Se mi estas permesata preni someran ferion, mi povas ebligi vin profiti mian gastemecon. 13) Al kiu mi ĵetos la pilkon? (en embaraso, kiam subite pilko alflugis kaj pene kaptiĝis.) 14) Ni devas interesigi la homojn al Esperanto. 15) Bv ne obstrukcii la vojon al la policio. 16) Ni devas translokigi la televidon. 17) Des pli da ciferoj des pli nia akurateco malpliiĝas. 18) Mi venis por plezuri vin, infanojn! 19) Se vi falsigos la kuponojn, vi venenigos la etoson. 20) Se lernanto batas iun de la alia sekso, ĉu ni tiun punu, donu al tiu prelegon aŭ forprenu de tiu la rajton plu partopreni la lecionojn aŭ ĉu tiu rajtas sin pravigi sen ke ties nomo estus enskribita en la nigra libro? (Ni diskutis pri la dubinda „ŝli”.) 21) La blankuloj venis por koloniigi niajn prateritoriojn. 22) Kaj nun ni devas halti la paroladon.
IPR 07/4 17
— pàgina 18 del PDF —
23) Ni komenciĝu kun zero. 24) Bonan duŝon al vi, Wim! (al mia samĉambrano) 25) Estis emociiga sonĝo (de l’homaro). 26) Mi ne aŭdis vin pri kion vi intencis fari. 27) Mi deziras helpi por ke vi povas paroli senerare. Solvoproponoj. Sed mi malfermos la orelojn por viaj komentoj. 1) Jen grava rimarkigo! 2) Ĉu vi konas la nocion? (Ĉu la nocio estas konata de vi?) 3) Bv (Bonvolu) disponigi al ni veganan manĝon. 4) Oni provizu nin ankaŭ per fruktoj. 5) Samkiel lia fratino (!) li postvivis, kvankam ili suferis persekutadon. 6) Kial vi iras en la malĝusta (malbona) direkto? 7) La ondoj ŝin malbonfartigis. Kiel vi fartas nun? (Kia vi sentas vin nun?) 8) Li ricevis leteron postulantan lian memmortigon. 9) En duonhoro (En duono de horo) ni ne finos, ĉar tuj komenciĝos novaj proponoj. 10) Multaj el ni havas nobelan nomon. 11) Donu al ni ŝancon paroli kun la portugalo. 12) Se oni permesos al mi preni somerajn feriojn (se estos permesite al mi), mi povus ebligi al vi profiti de mia gastamo (ĝui mian gastamon). 13) Al kiu mi ĵetu la pilkon? 14) Ni devas interesigi E-on al la homoj/interesi la homojn pri E-o. 15) Bv. ne obstrukci la vojon al la polico. 16) Ni devas transloki la televidilon. 17) Ju pli da ciferoj, des malpliiĝas nia precizeco. (akurata signifas nur „ĝustatempa”) 18) Mi venis vin plezurigi, infanoj! 19) Se vi falsos la kuponojn, vi venenos la etoson. 20) Se lernanto batas iun de la alia sekso, ĉu ni tiun punu, donu al li aŭ ŝi prelegon aŭ forprenu de la kulpulo la rajton plu partopreni en la lecionoj aŭ ĉu la koncernato rajtus sin pravigi sen ke la nomo estus enskribita en la nigra libro? 21) La blankuloj venis kolonii niajn prateritoriojn. 22) Kaj nun ni devas haltigi (ĉesigi) la paroladon. 23) Ni komencu de nulo (per nulo). 24) Bonan duŝiĝon al vi, Wim!
IPR 07/4 18
— pàgina 19 del PDF —
25) Estis emocia sonĝo. (Eĉ tiu de la homaro okazis en „densa mallumo”, do nokte: ne temas pri revo!) 26) Mi ne aŭdis de vi, kion vi intencas fari (regulo de la nerekta parolo!) 27) Mi deziras helpi, (por) ke vi povu paroli senerare! Anna kaj Mati PENTUS (Rusio)
Ĉiamverda lernolibro, aŭ ankaŭ komencantoj povas vojaĝi en Esperanto-lando (recenzo) Boris KOLKER. Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. — Eld. Impeto. Moskvo, 2007, 264 p. ISBN 978-5-7161-0172-2 Ni ne scias, pro kiu kialo homo decidas lerni fremdan lingvon. Sed, verŝajne, la unua afero, pri kiu ĉiu studonto okupiĝas, estas serĉado de bona lernolibro. Malgraŭ tio, ke interreto disponigas multajn studmaterialojn, oni ofte preferas malnovan bonan paperan libron. Ĝis antaŭ nelonge libro, kiun povis trovi rusparolanto por lerni E-on, vere estis malnova. Pli precize, oni ja eldonis kelkajn libretojn, sed ili estis tro malgrandaj por serioze lerni la lingvon. Do, lernontoj estis devigataj ĝoji pri akiritaj brokantaĵoj. Feliĉe, la hodiaŭaj komencantoj en Rusio ne plu havas lernolibroproblemon, ĉar la moskva eldonejo „Impeto” aperigis renovigitan lernilon „Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro” de Boris KOLKER, membro de AdE. Multaj konas lian brilan verkon „Vojaĝo en Elando”, sed rusparolantoj povis ĝui ankaŭ lian malnovan bazan lernolibron.
IPR 07/4 19
— pàgina 20 del PDF —
Tiu kurso por komencantoj havas longan historion. La aŭtoro komencis labori super ĝi en 1972. En 1973 tiu ĉi kurso estis publikigita en Ufa en regiona ĵurnalo „Leninec” (Leninano). La unua broŝura varianto aperis en Ufa en 1974 sub la titolo „Internacia lingvo E-o. Metodikaj rekomendoj kaj kontroltaskoj por la kurso”. Poste tiu lernolibro estis multfoje reaperigita en multaj urboj de Sovet-Unio kaj estis tradukita en la estonan. En 1992 la plej granda rusa scienca eldonejo „Nauka” (Scienco) eldonis la lernolibron oficiale. La eldonkvanto impresas: 10 500 ekzempleroj! Kuriozaĵo estas, ke pri la libro okupiĝis la redakcio pri la orienta literaturo. Jam la unua libroforma eldono de la nun modernigita lernolibro estis bonega. Multaj esperantistoj en Sovet-Unio konatiĝis kun E-o per ĝi kaj poste rekomendis ĝin al siaj konatoj. La lernolibro konsistas el 20 lecionoj. Tipa leciono komenciĝas per vortlisto. Ĉiuj scias, ke la elektado de vortoj kaj la kompilado de porlecionaj vortlistoj estas tre malfacila kaj tre grava tasko, ja eĉ en la unuaj lecionoj lernanto deziras legi sencohavajn frazojn. En la komenco de tiu ĉi kurso la aŭtoro apogas sin sur vortoj, kiujn rusparolanto kapablas kompreni sen traduko (plejparte surbaze de internacia leksiko). Sed ĉe la fino de la kurso lernantoj konas jam ĉirkaŭ 1200 radikojn. La leksikan parton sekvas la teoria, enhavanta materialon en la rusa lingvo pri gramatiko, vortfarado kaj vortuzado, kun multaj ilustraj ekzemploj. La aŭtoro elegante tuŝas eĉ malfacilajn gramatikaĵojn. Ĉiu leciono enhavas E-tekston (lecionoj 3-13 – dialogoj pri ĉiutagaj temoj; lecionoj 14-20 – tekstoj pri E-temoj), kiun la lernanto devas traduki rusen, kaj kvin aŭ ses ekzercojn. En la unua ekzerco oni tradukas la E-vortojn en la rusan por memorfiksi radikojn kaj alkutimiĝi al afiksoj. En la dua ekzerco necesas traduki ofte uzatajn Evortkunojn rusen. Tiuj vortkunoj estas ligitaj kun la leciona teksto en E-o kaj la traduktasko en la fino de la leciono. La trian ekzercon konsistigas frazoj, tradukendaj en la rusan. Tie la aŭtoro kolektis titolojn kaj citaĵojn el konataj beletraĵoj, aforismojn, eldirojn de famaj personoj, proverbojn, agitfrazojn, gratulojn ktp, kiujn la lernanto plej verŝajne konas ruslingve. Tiu scio helpas al li, unue, traduki kaj, due, kompreni, ke oni tradukas ne vortojn, sed sencon. En la sekva tasko oni tradukas frazojn aŭ mallongan tekston, ligitan kun la unua teksto de la leciono, en E-on. En la lasta tasko la aŭtoro proponas al la lernanto temon aŭ situacion por verki E-lingvan dialogon aŭ rakonton. Post la ekzercoj en ĉiu leciono troviĝas kadro kun aŭtora alparolo. Jen ĝi temas pri atingitaj rezultoj, jen enhavas konsilojn pri studado, jen kuraĝigas IPR 07/4 20
— pàgina 21 del PDF —
la leganton, jen atentigas pri malfacilaĵoj, jen konatigas kun la E-medio. Interalie, la ĉeesto de la aŭtoro sentiĝas ankaŭ en aliaj etaj detaloj: ie li priskribas siajn amatajn lokojn, ie kvazaŭ mem rakontas pri evento, ie citas trafajn eldirojn de siaj konatoj… Lecionfine estas vortludo kaj kelkaj ruslingvaj priesperantaj tekstoj. En la lastaj 5 lecionoj (kiuj fakte estas meznivela kurso) lernantoj tradukas nur Esperanten: en la unua ekzerco – afiksitajn kaj kunmetitajn vortojn, en la dua – vortkunojn, en la tria – specialajn frazojn, atentante emfazitajn elementojn (ekzemple, apartan kazon de la rusa lingvo aŭ rusajn homonimojn). En la kvara ekzerco necesas traduki en E-on tutan tekston kaj en la lasta, krea, verki propran rakonton laŭ proponita temo. La libro entenas ankaŭ malgrandan E-rusan vortaron kaj respondojn al la unuaj taskoj de la lecionoj. Bezonon de modernigo kaŭzis drastaj ŝanĝoj en Rusio, koncernantaj kaj la politikan situacion, kaj la ĉiutagan vivon. La libroj, eldonitaj en SovetUnio, estis iom ideologiizitaj, sed nun mencioj pri partia kongreso kaj kolĥoza ŝoforo ridetigas la legantojn. Certe, matenmanĝo en studenta bufedejo kostas nun multe pli ol 50 kopekojn kaj oni nun rigardas en vendejoj ne skribmaŝinojn, sed komputilojn. Grave renovigitaj estas ankaŭ la postlecionaj informaj tekstoj. Ili iĝis pli diversaj, ankoraŭ pli interesaj, pli modernaj, pli surprizaj: oficialaj dokumentoj kaj informo pri E-geografiaĵoj, eltiraĵoj el interlingvistikaj disertacioj kaj intervjuo kun Harry HARRISON, impresoj de e-isto pri ruslingva beletra libro, en kiu agas Zamenhof mem, kaj artikoleto pri Pasporta Servo. Utila aldono estas la indekso de gramatikaĵoj, helpanta rapide trovi la koncernan lecionon, kiam necesas rememori iun klarigon. Estas pliampleksigita la listo de E-mallongigoj en unu el la lecionoj. Unue, certe, oni devas koni ilin por kompreni E-tekstojn. Due, sen helpo multaj e-istoj ne povas ĝuste traduki la siglojn „UEA” kaj „UK” en la gepatran lingvon! Post la trastudado de la baza kurso antaŭ ĉiu lernanto aperas la demando, kion fari nun. Por instigi al plia studado, la renovigita lernolibro inkludas la unuan lecionon el la perfektiga kurso de Boris KOLKER „Vojaĝo en Elando” kun ruslingva traduko. Al ni tre plaĉas la belaspekta kaj atentokapta kovrilo de la libro (de la grafikisto V. Te) kun bukedo el E-literoj. Bela kaj sencoplena! La kurson oni povas uzi por memstara studado aŭ por E-kursoj, gvidataj de instruistoj. Kaj bonŝance instruistoj jam atendas gelernantojn ĉe la koresponda E-kurso por ruslingvanoj, funkcianta laŭ tiu ĉi lernilo ekde 1999 (nun ĉe la servilo „Yahoo! Groups”, http://groups.yahoo.com /group/esperanto-kurso/). IPR 07/4 21
— pàgina 22 del PDF —
Multaj e-istoj en Rusio konas la unuan eldonon de la lernolibro de Boris KOLKER, konsiderante ĝin nesimpla, tamen tre utila kaj cerbumiganta. Ni certas, ke la nova pli granda e-ista generacio en Rusio varme akceptos la novan eldonon. La E-lingvaj tekstoj kaj ekzercoj de tiu neordinara lernolibro povas esti utilaj ankaŭ por personoj, kiuj ne scias la rusan lingvon. Katarina STEELE
Instruado de Esperanto en la lernejoj de Perto (AU) La komenco – Idyss EINIHOVICI Ŝi estis rumandevena aŭstralianino, kiu ege fervore propagandis E-on. Pri sia ideo instrui la lingvon en elementaj lernejoj ŝi sukcesis persvadi kelkajn lernejestrojn de la tielnomataj Montessorilernejoj, kies celoj kaj metodoj malsamas de la „ordinaraj” ŝtataj lernejoj kaj kiuj estas pli malfermitaj al bonaj, sed nekutimaj edukaj ideoj. Trevor En 1996, invitite de la bonhava Idyss, venis al Perto Trevor STEELE. Pagite de Idyss li instruis E-on en 3 Montessori-lernejoj: Fremantle, Riverlands kaj Perth. Temis pri granda kvanto de lernantoj 3- ĝis 12-jaraj, kiuj ricevis dum 10 monatoj ĉiusemajne po 1 lecionon 15-30-minutan. Trevor instruis E-on ankaŭ al sia kolegino Sheryl RIDOUT. Sheryl RIDOUT Post la foriro de Trevor en la Pert-a Montessorilernejo transprenis la instruadon de E-o Sheryl RIDOUT. Ŝi aktivis proksimume de la komenco de la 4-a instru-jarkvarono de 1997 ĝis la fino de 1999 kaj instruis entute proksimume 50 infanojn.
IPR 07/4 22
— pàgina 23 del PDF —
Patricia O’CONNOR La elementa lernejo Deanmore estas unu el la Pertaj lernejoj, en kiuj okazas speciala instruado al aparte interesataj kaj talentaj infanoj. Kadre de ĝia programo Patricia gvidis 9-semajnan kurson en junio-aŭgusto de 1999, titolitan „Esperanto kaj arto”. La instruado okazis po du horoj semajne kaj partoprenis ĝin 16 lernantoj 8-12-jaraj. En la Perth-a Montessori-lernejo ŝi instruis E-on dum la lerneja jaro de 2000. Ĉiusemajne 1 lecionon ricevis entute proksimume 60 infanoj. Aparta aktivaĵo de Patricia estis la preparo kaj prezento de ses 30-minutaj E-lecionoj por komencantoj, kiuj estis prezentitaj al la ĝenerala publiko posemajne en februaro-marto de 2000 per la televida Kanalo 31 Perth kaj Kanalo 31 NSW (Nov-Sudkimrio). La filmado okazis kadre de la instruprogramo por la triagrada edukado. Penelope VOS En 1997 Penny estis vic-estrino de sendependa, alternativa mezlernejo Foothills, kies estraro decidis enkonduki la instruadon de E-o. Penny volontulis lerni kaj instrui E-on preskaŭ samtempe kaj la programo komenciĝis. Ĝiajn financajn kondiĉojn certigis denove Idyss EINIHOVICI. Dum 1997-99 E-o estis deviga lernobjekto en la 8-a klaso, kaj elektebla en la aliaj kaj lernis ĝin entute 50-80 infanoj. Interalie la lernantoj ĝuis la perkomputilan korespondadon kun la Svislanda klaso de Vera ZASLAWSKY. En 2000 Penny ekinstruis E-on en 2 klasoj de la Treetops-lernejo. E-o iĝis tie parto de la normala studtemaro en 2001 kaj tiel restis ankaŭ en la sekva jaro. Tiamaniere ĉiujare lernis la lingvon proksimume 150 lernejanoj. Treetops La aktuala direktorino de ĉi tiu Montessori-lernejo, Carol BRANDS, estas sendependa pensulo al kiu imponas la logiko kaj justeco de E-o. E-o estas lingvo servanta la pacon – ankaŭ tio kongruas kun la Montessori-filozofio. Ĝi estas pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj, havas propedeŭtikajn valorojn ktp. Pri tio ĉio paroladas Carol preskaŭ de 10 jaroj al la gepatroj, kiuj volas enskribigi siajn infanojn al la lernejo.
IPR 07/4 23
— pàgina 24 del PDF —
Saani BENNETTS En 2003 Penny foriris el Perto. Ŝian laboron transprenis la juna instruistino Saani, kiu restis en la lernejo ĝis 2005. Ŝi instruis E-on al diversaĝaj lernantoj po unu lecionon semajne. En 2005 Aŭstralia E-Asocio per speciala fonduso ebligis al 5 junaj Pertaj instruistinoj partopreni la 2semajnan E-somerkursaron en Adelajdo. Unu el ili estis ĝuste Saani. Venis ankaŭ ŝia kolegino Merradean PETTIT, kiu tiam nur komencis la lernadon de E-o. Saani decidis organizi por siaj E-lernantoj vojaĝon al eksterlando – al la fora Svislando. Vojaĝo al Svislando En 2005 venis al la lernejo Treetops letero de Vera ZASLAWSKY el La Chaux-de-Fonds, Svislando. Ŝi estis estrino de la privata lernejo Le grande orse (La granda urso) kun 25-30 lernantoj, kiuj lernis, interalie, E-on. Vera invitis la aŭstraliajn infanojn al vizito en Svislando. La infanoj el la du lernejoj komencis korespondi kaj Saani kun la helpo de Merradean PETTIT, nomata nur Mo, ekis la monkolektadon. La subteno venis de Aŭstralia EAsocio (AEA), de E-ligo de Okcidenta Aŭstralio (ELWA) kaj de la Montessori-lernejo Treetops mem. En oktobro de 2005 naŭ 10-13-jaraj E-lernantoj el la Pert-a Treetopslernejo pasigis 2 kaj duonan semajnojn en Svislando. Gvidis ilin Saani kaj Mo. – “La infanoj bone intermiksiĝis. Ĉar la svisoj ne parolis la anglan kaj la aŭstralianoj konis nek la francan, nek la germanan, ili devis uzi E-on. Komence estis por ĉiu malfacile, sed ĝis la fino de la 2-a semajno ilia memfido multe kreskis. Niaj etuloj revenis al Aŭstralio plenaj de entuziasmo pri E-o kaj per ĝi ili infektis ankaŭ tiujn, kiuj restis hejme. Iliaj rakontoj pri la travivaĵoj ege motivigis la aliajn al la lernado.” – diris Saani. Merradean – MO Post 3 jaroj de E-instruado en Treetops Saani forlasis la lernejon. Ŝian rolon transprenis Mo. Mo uzas por la instruado la ŝtatan programon „Language teachers curriculum” (Instruprogramo de lingvo-instruistoj). Ĝi estas deviga, sed servas nur kiel framo. En la Montessori-lernejoj oni substrekas la instruadon laŭ la individuaj ritmoj de la infanoj, do ne ĉiu faras samtempe la saman taskon. IPR 07/4 24
— pàgina 25 del PDF —
Pasintjare (2006) en Treetops lernis E-on 150 lernantoj 4-15-jaraj. Ili havis po unu 45-60-minutan lecionon semajne. De ĉi tiu jaro la lernejo alprenis la instruadon de 16-18-jaraj geknaboj. Kadre de la programo „Internacia bakalaŭreco” oni instruas al ili la hispanan. Sed Mo havas alian ideon: kial ne E-on? Por lerni nian lingvon per „Internacia bakalaŭreco” necesas, ke tutmonde lernu ĝin almenaŭ 200 lernantoj. Mo sukcesis venigi grupon de siaj E-lernantoj al la ĉi-jara Aŭstralia Somerkursaro en Tasmanio. Inter Perto kaj Hobarto estas granda distanco kaj du semajnoj kostas ne malmulte. La helpo venis denove de AEA (ĝi pagis la loĝadon, manĝadon, kurskotizon de la infanoj), ELWA (donis po 250 AUD por la vojaĝkostoj de infanoj) kaj de Treetops mem (pagis la elspezojn de la instruistino). Fino? Evidente ne, la E-instruado ja daŭras kaj Mo kun Saani jam planas novan E-vojaĝon. Ni esperu legi pri ĝi en la baldaŭa estonto kaj pri la lerneja Einstruado en Perto ankoraŭ dum multaj jaroj. Betty CHATTERJEE (Danio)
Reta renkontiĝo Antaŭ naŭ monatoj pere de Skype mi konatiĝis kun esperantisto de Maroko. Li ne konas aliajn samideanojn en sia regiono, li mem lernis la lingvon pere de koresponda kurso kaj li povas praktiki la lingvon nur pere de la retaj kontaktoj. Ekde tiam ni sufiĉe ofte interkorespondas. Iom post iom pro la evoluo de nia reciproka konfideco li jam rivelas al mi mirindan bildon pri siaj lando, kulturo, ĉiutaga vivo kaj pri sia fervora amo por E-o. Li mem ne posedas komputilon; li devas piediri 8 kilometrojn al la bushaltejo por poste veturi 26 kilometrojn al la plej proksima urbo, Beni Tajjit, en kiu troviĝas retejo. Mia retamiko nomiĝas Boughoud Si Abdelkrim, sed li simple subskribas siajn mesaĝojn kiel Karim. Li naskiĝis kaj loĝas en la berbera vilaĝeto Ait Sbaa Elkadima, kiu situas en la
IPR 07/4 25
— pàgina 26 del PDF —
Atlas-montaro proksime al la Alĝeria limo. En la vilaĝeto loĝas ducento da homoj, 70%-oj el ili estas virinoj, maljunuloj kaj infanoj. La viroj laboras en urbegoj, nur tie ili povas trovi laboron. Karim estas instruisto en tiu ĉi vilaĝeto, kaj li sola havas la respondecon pri la tuta lernantaro, kiu nombras 10 infanojn de diversaj aĝoj kaj kapablecoj. La ĉiutaga vivo en lia vilaĝo estas tute malsimila al mia urba vivo. Tie la homoj loĝas en domoj konstruitaj de sabloŝtono. Matene kaj vespere la junulinoj ĉerpas akvon el la vilaĝa akvo-tenejo, kaj tie la virinoj komune lavas la vestaĵojn. Ĉe mi la malbona vetero estas nur malagrabla, sed ĉe ili tiu povus signifi ekonomian katastrofon; ekzemple la 11-an de marto ĉi-jare li skribis: „Merkredon violenta vento trapasis mian vilaĝon, ĝi damaĝis multajn arbojn en nia ĝardeno, ni perdis 15 grandajn olivoarbojn.” (Pro la treege malrapida kreskado de olivoarbo, dum kiom da jaroj mankos al ili la 15 arboj?) Kiel mi antaŭe menciis Ait Sbaa Elkadima estas berbera vilaĝo, kaj Karim fieras pri sia kulturo kaj sia berbera lingvo. En unu el siaj unuaj mesaĝoj, li sendis al mi foton pri malnova domo en la vilaĝo skribante la jenon: „La foto estas pri la enirejo de nia malnova domo. En la fundo de la strato oni trovas ĉambron de miaj pragepatroj (pli ol 400 jarojn aĝan). Dum la kolonia periodo la franca armeo detruis nian vilaĝon post batalo sur la maroka-alĝeria limo, kaj restas nur nia ĉambro, la ĉambro de nia najbaro kaj la praavaj tomboj de la vilaĝanoj.” En sia propra vivo li jam spertis la sekvojn de la fremda influo. Hejme oni parolas nur la berberan, kaj la patrino neniam mem lernis la araban. Li skribis: „Kiam mi estis infano, mi parolis nur la berberan lingvon, kaj en la bazlernejo mi devis scii paroli la popolan araban kun la instruisto, plue la oficialan araban kaj la francan. Kio okazis? Finfine multaj el miaj amikoj forlasis la lernejon, ĉar ili ne povis lerni kvar lingvojn dum du jaroj. La araba instruisto frapis min, se mi parolis la berberan…”. Li komencis la mezlernejon en Beni Tajjit – kiu estas araba urbo – kune kun 33 aliaj berberaj infanoj, li estis la nura el ili, kiu finis la lernejon. Laŭ lia opinio la kialoj de iliaj malsukcesoj estis ĉefe pro la kultura malestimo de la instruistoj, kiujn la lernantoj spertis en tiu ĉi lernejo. Tamen, spite al la malfeliĉaj spertoj, li nek malamas siajn arabajn samlandanojn, nek malestimas iliajn tradiciojn. Nun li mem estas instruisto kaj li alte taksas siajn berberajn lingvon IPR 07/4 26
— pàgina 27 del PDF —
kaj kulturon, kiujn li dividas kun siaj lernantoj. Karim egale estimas E-on. Antaŭ du monatoj li komencis instrui E-on al siaj lernantoj; E-o signifas al li la esperon por la estonteco, ne nur por li mem, sed ankaŭ por la infanoj. Li skribis: „Kial ni lernas kvar aŭ kvin lingvojn? Kial ni perdas la tempon lerni tiom da lingvoj? Feliĉe estas tiel, ke ni nun havas facilan lingvon, kiu estas E-o. Miaj lernantoj diras, ke ĝi estas pli facila ol la franca aŭ la araba. Mi pensas, ke la mondo fariĝos pli bona pere de E-o. Pere de multaj lingvoj ni perdas niajn kulturon kaj tradiciojn.” Boughoud Si Abdelkrim kaj la infanoj en tiu ĉi vilaĝo meritas nian apogon, pro tio mi verkis tiun ĉi artikolon. Li unuope bataladas por konservi sian kulturon. Kiel vi apogu ilin? Tre plaĉus al Karim kaj liaj lernantoj, se vi sendus al ili kuraĝigajn leterojn kaj poŝtkartojn. Jen lia adreso: Si Abdelkrim Boughoud, Ait Sbaa Elkadima, CP/61100, Beni Tajjit, Maroko, www.boughoud.blogspot.com, <boughoud6@hotmail.com>.
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio A) 27 septembro okazis prelego fare de Augusto CASQUERO en la ĉina urbo Foshan, en la „Faklernejo pri Aŭtomobila Meĥaniko”, pri E-o en E-o, kun samtempa tradukado al la ĉina lingvo de la Ĝenerala Sekretario de la Easocio de Kantono, s-ro LIU WEIZHUAN. Ĉ. 200 junaj gelernantoj partoprenis la prelegon, montrante grandan interesiĝon. Krom la prelego mem ili povis rigardi la videofilmon en la internacia lingvo «Ie en Ĉinio», de Roman
IPR 07/4 27
— pàgina 28 del PDF —
DOBRZYŃSKI, kaj muzikan videon de koncerto de Jomo en Pollando. Fine de la prelego la partoprenintoj havis eblecon rigardi diversajn e-librojn kaj gazetojn. Vidante la entuziasmon de la gelernantoj oni proponis al la ĉeestantoj partopreni kurson de E-o, ideo kiu tuj estis akceptita de la respondeculoj de la lernejo kaj de la lernantaro. Entute aliĝis ĉ. 50 gelernantoj. Augusto CASQUERO B) 17 oktobro 2007 okdek kvin studentoj el Shenyang-Muzika Universitato elektis E-on kiel nedevigan studobjekton kaj lernas ĝin en du kursoj. La uzata lernolibro estas «E-Kurso de La Nova Jarcento», la du kursojn gvidas f-ino MU CHUNLEI. Ŝia instru-metodo nomata reciproka movado estas tre ŝatata de la studentoj. La reciproka movado signifas, ke parto de la lecionoj estas aranĝata ekster la klasoĉambro, la studentoj unue faras demandojn pri la ĉirkaŭaĵo, poste la instruistino instruas ilin kiel esprimi la demandojn kaj respondojn en Esperanto. WU GUOJIANG, vicprez. de LEA
Germanio Telegramstile pri gravaj eventoj, kiuj estis en Herzberg – la Esperanto-urbo: 1. Internacia metodika semajno por intensa klerigado, trejnado de instruemuloj en junio kun Katalin KOVÁTS kaj Sylvain LELARGE (edukado.net). Nepre rekomendinda, kaj daŭrigenda en 2008! 2. Dusemajna kunlernado de ĝemelurbaj infanoj (Somera Arbara Lernejo). Tre efika kaj daŭrigota en aŭgusto 2008. 3. Pedagogiaj Tagoj (Torpedo-3) komence de oktobro: jam tradicia fakkunveno, spertinterŝanĝo, ĉi-jare kun altnivele realigita speciala kurso de Stefan MACGILL. Aliaj ĉefprelegantoj: Chuck SMITH, Gerald TUCKER (trejnsesio por ekzamenantoj), …kaj kiuj estos: 1. Lingvokursoj en 3 niveloj (30.11-02.12.2007) 2. Studsesio (14-16.12.2007): Interlingvistikaj prelegoj de Detlev BLANKE, Zamenhof-festo. 3. ILEI-ekzameno elementa dum Internacia Seminario (IS, 28.12-03.01.08) Zsófia KÓRÓDY
Hungario A) 15-16 septembro 2007 en la urbo Nyíregyháza (orienta parto de Hungario) oni organizis metodikan seminarion por instruistoj. Temas pri serio de trejnseminarioj, organizataj en diversaj hungaraj urboj. (Ĝin kunorganizis du regionaj E-fondaĵoj kaj du E-asocioj.) La seminarion partoprenis 12 E-instruistoj kaj pluraj aliaj gastoj, ekz. el la urboj Budapest, IPR 07/4 28
— pàgina 29 del PDF —
Szeged, Szolnok, Tiszafüred kaj Zalaegerszeg. Krom la interŝanĝo de instruspertoj oni povis ĝui la spritajn prelegojn de Imre SZABÓ kaj Attila SALGA. laŭ informoj de Éva JÁGER
B) En la Bazlernejo Szent István Király, en vilaĝo Szentkirályszabadja, de oktobro 2007 funkcias E-instruado de infanoj kun gvido de s-ino PERCZELSZABÓ Katalin. La kurso estas nedeviga fakrondo. Ĝin frekventas 22 infanoj el la 4-a, 5-a, 6-a kaj 7-a klasoj. Ili partoprenos en la programo «Springboard». Ili uzas ankoraŭ la lernolibron Okulo de Stefan MacGill. La infanoj estas entuziasmaj, kaj volonte kontaktus komencantajn klasojn. PERCZEL-SZABÓ Katalin, <kankalin76@freemail.hu> IPR 07/4 29
— pàgina 30 del PDF —
Italio „Eŭropo: multaj lingvoj por komuna lando” estis la frapfrazo de la 74-a Itala Kongreso de Esperanto (Pisa, 31 aŭg. – 7 sept. 2007).
Okazis ankaŭ serio de seminarioj kaj kursoj, dum tri tagoj: – Kurso por komencantoj (Kristin TYTGAT), – Kurso por progresantoj (Katalin KOVÁTS), – Seminario pri instruado (Paul GUBBINS), – Seminario pri literaturo (Baldur RAGNARSSON, Mauro NERVI, Nicola RUGGIERO kaj Nicola MINNAJA). La tuton organizis kaj reĝisoris Nicola MINNAJA.
Koreio En la dua semestro de koreaj universitatoj, 334 gestudentoj aliĝis al la kursoj de E-o, kiuj komenciĝis de aprilo en la universitatoj Korea fremdlingva (Seulo kaj Yongin), Dankook (Seulo kaj Chonan) kaj Wonkwang (Iksan). La aliĝintaj studentoj lernos E-on dum 16 semajnoj po du horoj semajne kaj ili gajnos du notojn oficiale. La studentoj de tempo al tempo provos paroli Esperante kun nekoreaj esperantistoj en Skajpo, reta komunikilo dum lecionoj. Via bonvola reago donos grandan motivon al la studentoj. Jen estas la Skajpo-adreso de la docento LEE Jung-kee, kiu instruas en la tri universitatoj: leejungkee. informis: LEE Jung-kee, <esperanto@saluton. net>
Nederlando Doktoriĝis en la Universitato de Amsterdamo la iama estrarano de Esperanto Nederland kaj de Internacia E-Instituto (IEI) Wim JANSEN, docento pri interlingvistiko kaj E-o en tiu sama universitato. Por atingi tiun ĉi rezulton Jansen faris esploron pri vortordaj aspektoj troveblaj en la IPR 07/4 30
— pàgina 31 del PDF —
nuntempa, ĵurnalismeca lingvaĵo kaj publikigis pri tio disertacion, kiun li sukcese defendis la 2-an de oktobro. La doktorigaj akompanantoj estis la profesoroj HENGEVELD (por la ĝenerallingvistika parto) kaj VAN OOSTENDORP (por la ĝenerallingvistika kaj por la esperantologia aspektoj). En la doktoriga komisiono sidis i.a. prof. HAASE de la Universitato de Bamberg, Germanio. La 283-paĝa disertacio estas verkita en la nederlanda lingvo kaj proponas resumojn en la angla, Esperanta kaj germana lingvoj. Temas pri la dua disertacio pri E-rilata temo defendita en nederlanda universitato ene de unu jaro (post Marcus SIKOSEK, doktoriĝinta en novembro 2006 post esploro pri la historio de UEA), sed pri la unua disertacio post 1947(!), kiu rekte koncernas la lingvon mem. Estas antaŭvideble, ke la Universitato de Amsterdamo baldaŭ nomumos JANSEN plenrajta speciala profesoro en la katedro, kiun li de 2004 okupas en la nomo de IEI. La teksto de la disertacio estas libroforme aĉetebla ĉe IEI kontraŭ EUR 25,20. laŭ informoj de Atilio ORELLANA ROJAS
Norvegio Jon RØMMESMO mortis pro kancero, 84-jara, la 1an de aŭgusto, en sia hejmo apud la lago Tyrifjord, Norvegio. Li estis la verkinto de pluraj libroj por komencantoj: norvega Lernolibro, kiu formis bazon de kurso dissendita de pluraj lokaj radistacioj kaj poste afiŝita en Interreto; facila Legolibro; kaj libreto en la norvega pri la lingvo kaj ties historio. Li ankaŭ fervore aktivis kiel gvidanto pri la interreta kurso Esperanto Viva. Krome li tradukis i.a. „Norvegaj popolfabeloj” kaj ilustris la libreton per propraj desegnaĵoj – ĉar li estis kapabla desegnisto kaj pentristo kaj tiun fakon li ankaŭ instruis. Kun siaj tri filoj – kaj poste kun sia nepo – li konsekvence parolis en E-o, kaj tiu sperto rezultigis la kajerojn Esperanto ABC, Fantaziaĵoj kaj alian E-materialon por infanoj. Malgraŭ malsano li aktivis ĝis la fino. Arne Olav MJØEN
IPR 07/4 31
— pàgina 32 del PDF —
Pollando A) La aǔtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj (14-21.09.2007) en Poznań atendis la partoprenantojn kun pli riĉa programo ol kutime, ĉar en la tria jaro de la studoj okazas specialiĝo, ĉi-foje pri komunikado, lingvistiko kaj lingvopedagogio. István ERTL prelegis pri la nuntempa E-literaturo kaj analizis kelkajn verkojn. La kurso de Claude PIRON pri psikologiaj aspektoj de komunikado katenis la atenton de la aŭskultantoj. Ilona KOUTNY prezentis lingvistikajn aspektojn de komunikado. Enkadre de la lingvopedagogia specialiĝo Katalin KOVÁTS, prizorganto de la elstara instruista retejo edukado.net enkondukis la partoprenantojn al la bazaj faktoroj de lingvoinstruado. Maria MAJERCZAK, metodikistino de la Jagiellona Universitato en Krakovo, traktis metodikon. Al la programo kontribuis ankaǔ Zsófia KÓRÓDY, vicprezidanto de ILEI. La nuna sesio estis specifa, ĉar la lingvopedagogia specialiĝo realiĝis en la kunlaboro de UAM kun ILEI, kaj pro tio povis aliĝi ankaǔ kromaj partoprenantoj (7 personoj el 4 landoj). La kunordigita instruista trejnado daǔros unu jaron (kun reta konsultiĝo inter la sesioj). Tiuj ĉi kursanoj sekvis krome minikurson pri literaturo (István Ertl) kaj pri movadhistorio (Aleksander KORĴENKOV) kaj povis aǔskulti donace la aliajn proponitajn kursojn de la Interlingvistikaj Studoj. laŭ la informoj de d-rino Ilona KOUTNY, gvidanto de la Studoj *** B) En la kadro de Internacia Ekonomia Forumo, kiu okazis de 6-8 septembro 2007 en Krynica, viciĝis prelegaro pri E-o rilata al la Foruma temo „Eŭropa Unio – krizo kaj ŝancoj de la lingva komunikado”. La prelegantoj estis: d-ro Seán Ó RIAIN (moderatoro, IE), Prof. Reinhard SELTEN (DE), d-rino Barbara DESPINEY (FR), d-rino Aida ČIŽIKAITĖ (LT), Prof. Witold STĘPNIEWSKI (PL), Etsuo MIYOSHI (JP). La Nobelpremiito profesoro Reinhard SELTEN prelegis tri fojojn: por ĝenerala publiko, por junaj aktivuloj kaj por esperantistoj. Lia Teorio de Ludoj pri eksperimenta ekonomio rilatas al diversaj terenoj de la vivo: eksperimenta ekonomia analizo, industria organizado, socia, politika, interhoma konduto, negocoj, al prognozo de financoj, monopoloj, centraj bankoj, al administrado, biologia evoluo kaj militistara strategio. Dum la lingva parto oni diskutis pri taŭgeco de E-o kiel „lingva ponto” en lernado de fremdaj lingvoj kaj grandega ŝparo de tradukokostoj. Dum la Ekonomia Forumo oni parolis ankaŭ pri la lerneja instruado de E-o en la Eŭropa Unio.
IPR 07/4 32
— pàgina 33 del PDF —
Sur la foto (de maldekstre): Łukasz ŻEBROWSKI, Seán Ó RIAIN, Etsuo MIYOSHI, Eduardo KOZYRA, Václav HAVEL, Peter BALÁŽ (fone), Tobiasz KAŹMIERSKI laŭ d-rino Jolanta KIERES
Rusio 19-22 aŭgusto 2007 enkadre de Rusiaj E-Tagoj (RET) ĉe la Azova maro en la urbeto Primorsko-Aĥtarsk (RU) okazis instru-metodika seminario „Flugiloj de malfacila vento“, kiu estas projekto de E@I kaj ILEI por komencantaj instruistoj de E-o kaj instruemaj esperantistoj. La gramatika parto de la seminario estis gvidata de Paŭlo MOĴAJEV (UA), kiu jam dufoje kunordigis kaj kungvidis la seminarion dum IJK en Kovrov kaj Zakopane, kaj de Aleksander OSINCEV, kiu partoprenis la trejnseminarion “Gvidu la Flugilojn…” dum la ĉi-jara Ago-Semajno (Pollando) kaj ĉi-foje staĝis kiel gvidanto de la metodika parto. Irina GONĈAROVA (Rusio), la ĉefkunordiganto de la projekto, helpis kiel observanto. La seminarion partoprenis 11 personoj, 10 el diversaj urboj de Rusio kaj 1 el Ukrainio. La gramatika parto enhavis malfacilaĵojn de la E-gramatiko kaj gramatikan ekzercadon. Dum la metodika parto oni pridiskutis diversajn
IPR 07/4 33
— pàgina 34 del PDF —
metodojn de lingva instruado, planadon de leciono kaj kurso kaj specifaĵojn de E-instruado. La seminario konsistis el 4 metodikaj kaj 4 gramatikaj poduhoraj programeroj dum 4 tagoj. Dum la tria tago okazis prezentoj de diversaj E-metodoj fare de spertaj E-instruistoj: Aleksander MELNIKOV (RU), Mikaelo LINECKIJ (UA), Slavik IVANOV (RU), Paŭlo MOĴAJEV (UA) kaj Irina GONĈAROVA (RU). Dum la 4-a tago la partoprenantoj mem prezentis siajn 15-minutajn lecionojn. Ĉiujn kondiĉojn de partopreno plenumis 5 personoj, kiuj poste ricevis atestilojn kun rekomendo kiel instruistoj de Esperanto. Ĉiuj partoprenantoj iĝis membroj de ILEI. Aleksander OSINCEV, kunordiganto kaj metodika gvidanto
Ukrainio Internacia scienca konferenco okazos inter la 10-a kaj 12-a de aprilo 2008 kun la temo Interago de etnaj kaj planitaj lingvoj en la kunteksto de la eǔropa integriĝo. Organizantoj: Ministerio pri Klerigo kaj Scienco de Ukrainio; Volinia Nacia Universitato, Lesja Ukrainka Filologia Fakultato, Fakultato de Romana kaj Ĝermana filologioj, Fakultato de Eksterlandaj Rilatoj. La ĉefaj temoj de la konferenco: – Uzado de etnaj lingvoj por internacia komunikado en EU kaj la najbaraj landoj; – Interago de la ukraina lingvo kaj internaciaj lingvoj; – Planita(j) lingvo(j) kiel internacia komunikilo; – Ŝtata(j) lingvo(j) kaj oficiala(j) lingvo(j); dulingveco, plurlingveco; – Prioritataj kaj minoritataj etnolingvoj; – Gepatra lingvo en lernado kaj edukado; – Lingvo kaj la etna kulturo, beletro; – La lingvaĵo de amaskomunikiloj; – Literatura lingvo kaj sociaj, regionaj variantoj; – Aktualaj problemoj de la tradukado; – Atingoj de la eŭropa leksikografio; – Kompilado de lingvaj komputilaj datumbazoj. Estas planita ronda tablo pri „Etnaj stereotipoj en internacia kaj interpopola komunikado”. Ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj E-o estos uzataj kiel laborlingvoj. La materialoj estos publikigitaj en la scienca revuo de Volinia Nacia Universitato antaŭ la konferenco. La aliĝilon (familia nomo, persona nomo, posteno, scienca grado, laborloko, en kiu lingvo vi prelegos kaj en kiuj lingvoj vi parolas, adreso, kontaktaj telefonnumeroj, retpoŝto, bezono de
IPR 07/4 34
— pàgina 35 del PDF —
loĝloko) kaj la tekston de la prelego bonvolu sendi ĝis la 31-a de decembro de 2007 al la adresoj: – UA-43021 Lucjk, str. Vinniĉenka, 30а, Katedro pri la Ukraina Lingvo, eldonaj aferoj kaj redaktado, tel.+38 (3322) 4-84-12, <phylological@ univer.lutsk.ua> al Nina DANILJUK (baltaj, slavaj lingvoj kaj E-o); – UA-43025, Lucjk, prosp. Voli, 13, Katedro pri Aplikata Lingvistiko, tel. +38. (3322) 4-73-58, <r-g-phylology@univer.lutsk.ua> al Marija OLIKOVA (romanaj kaj ĝermanaj lingvoj); – UA-43021, Lucjk, str. Vinniĉenka, 28, Katedro pri Eksterlandaj Lingvoj, tel.+38 (3322) 4-92-72, <int-rel@univer.lutsk.ua> al Nadija PETROVSJKA (romanaj kaj ĝermanaj lingvoj). Pri la postuloj (amplekso, formato, referencmaniero, sendmaniero, akompanaj informoj kaj strukturo) de la artikoloj, aliĝkotizoj kaj ceteraj detaloj demandu la sekciestron de ILEI-UA. laŭ informoj de Nina DANILJUK
La 42-a konf. de ILEI, Maribor, Slovenio, 2009 La konferenco okazos antaŭ la 94-a UK (Bjalistoko, PL). Estas planataj unusemajna konferenco kaj dutaga komuna vojaĝo al la UK post la konferenco kun ekskurso kaj tranokto survoja. Diversaj ebloj ankoraŭ estas esplorataj kaj pliaj informoj aperos en sekva IPR kaj la retejo de ILEI. Antaŭ la konferenco estas antaŭvidata antaŭkonferenca ekskurso por vojaĝemuloj, kiuj ŝatas kombini feriojn kun plia esperantumado. Slovenio havas multajn vizitindajn lokojn. Ĉe la marbordo estas karsta provinco Kras kun multaj karstaj fenomenoj. Famaj estas karstaj kavoj: Kavo de Postojna kaj Kavo de Škocjan, kiu estas en la listo de la protektata monda heredaĵo de UNESCO. Famaj estas ankaŭ la lago de Bled kaj lago de Bohinj. Multaj riveroj kaj riveretoj donas refreŝiĝon dum somero, kaj tiu akva riĉaĵo ebligas al la loĝantaro sufiĉe agrablan kaj aktivan vivon. Certe agrablaj estos ankaŭ la dumkonferencaj duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, ĉar Maribor situas en la koro de Mezeŭropo, en la tranĉpunkto de gravaj transportaj vojoj, kiuj iras el meza al la sudorienta Eŭropo kaj el la okcidenta Eŭropo al la Panonia malaltaĵo. Maribor kuŝas ĉe la rivero Drava, kie intertuŝiĝas kvin diversaj provincoj: la transporte kaj energiprovize grava Drava valo, la brutbredista kaj turisma Pohorje, la arbara kaj agrokultura Kozjak, la vinbera kaj fruktarbara Slovenske gorice, kaj la
IPR 07/4 35
— pàgina 36 del PDF —
plantaĵkultura Dravsko polje. Tia situo difinis al la urbo gravan rolon en la pasinteco kaj ankaŭ hodiaŭ, kaj verŝajne eĉ pli en la estonteco. Mariboranoj jam organizis en 1994 la 16-an REF, en 1995 SAT-kongreson, en 2004 Lingvan festivalon, en 2007 EEU-kongreson, ĉiujare Printempan renkontiĝon, kiu estas internacia aranĝo kaj ekde 2006 ankaŭ „Kaŝtanan piknikon“ en la lasta semajnfino de oktobro. Tio klare indikas, ke la faka programo de la konferenco certe estos riĉa kaj bunta. Ĝia priskribo sekvos poste. Do, ni promesas al vi belan kaj agrablan kuneston en la urbo ĉe bordoj de la rivero Drava. Ni invitas Vin elekti ILEI konferencon kiel unu el la eblaj antaŭkongresoj. Postkongresu en Afriko kun E-instruistoj kaj plie E-umadu!
LA 41-A KONFERENCO DE ILEI 29 julio – 5 aŭgusto 2008, Portonovo (Benino) “Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero” Karaj gekolegoj instruistoj kaj instruantoj, Vi ĉiuj estas tutkore invitataj partopreni la 41-an ILEI-konferencon en Afriko, en la kontinento, kie ankoraŭ ne okazis grandaj internaciaj Eeventoj. Ne nur ĉeestu tiun gravan eventon, sed ankaŭ interŝanĝu spertojn kun niaj afrikaj samideanoj, kontribuu al la disvastiĝo de nia lingvo en tiu ĉi parto de la mondo. Priskribo pri la konferencaj kondiĉoj jam aperis en IPR 3/07 kaj pliaj informoj aperos en la retejo de ILEI (www.ilei.info). Se Vi havas demandojn, sugestojn, proponojn, bv. skribi al la Estrarano pri Konferencoj (aidute@mail.lt). Se Vi ne povas veni persone kaj ĉeesti la konferencon fizike, ni ege petas Vin subteni la konferencon per financa helpo por subvencii partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj instrukapabligadon de junaj instruemuloj el Afriko al la konto de ILEI ĉe UEA (ilek-a) aŭ al Afrika Fondaĵo de UEA, ĉiam kun indiko „Benino 2008“. Sed pli bone, se Vi plenigos la aliĝilon en http://ilei.info/konferenco/ alighilo2008.php aŭ sendos paperan aliĝilon al estrarano de ILEI: Aida Čižikaitė Kapinių 11-15, LT-50198 Kaunas, LITOVIO kaj mem partoprenos la unuan grandan internacian E-aranĝon en la historio de Afriko.
ĜIS REVIDO EN PORTONOVO! IPR 07/4 36
— pàgina 37 del PDF —
LA 41-A KONFERENCO DE ILEI ALI Ĝ I L O 29/07 – 05/08/2008 Konferenca numero: PORTONOVO (BENINO) I n s t r u i s t o j d e E s p e r a n t o p o r l a P l a n e d o T e ro Ĉiu aliĝanto uzu apartan aliĝilon, fotokopion aŭ samformatan paperon. Bv. tajpi aŭ skribi preslitere per latinaj literoj. La plenigitan aliĝilon bv. sendi al Aida Čižikaitė, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, LITOVIO. Prefere uzu la retan aliĝilon: http://ilei.info/konferenco/alighilo2008.php. FAMILIA NOMO …………………………………………………………………..VIRO/VIRINO (por alfabeta ordigo) (forstreku unu) PERSONA(J) NOMO(J)……………………………………………………………………………… NASKIĜDATO: jaro….…….. monato………..……….… tago …………………………. ADRESO (nacilingve en latinaj literoj kun poŝtkodo) ……………………………………… LANDO ……………………………..TEL Nº (kun prefikso) …………………………………….. FAKSO……………………………………..RETADRESO …………………………………………. PROFESIO/FAKO ……………………………………………………………………………………. ĈIONMANĜANTO / VEGETARANO/ SPECIALA ………………………………………. (forstreku nebezonatajn kaj/aŭ aldonu bezonojn) Se Vi bezonas vizon aŭ invitilon por veni al Benino, bonvolu turni Vin al Jean Codjo, ESPERANTO-AFRIK, jean_codjo@yahoo.com, esperantaf@firstnet.bj, 03 BP 3589 Cotonou (BENIN). Mi aliĝas al la Konf. laŭ la kondiĉoj presitaj en la kongresa informilo kaj en tiu ĉi aliĝilo, kaj sendis mian pagon (pageblecoj en IPR 07/3) al ILEI je……………. (dato). Mi konsentas, ke miaj datumoj: poŝta adreso, retadreso, numeroj de telefono, fakso, portebla telefono kaj naskiĝdato aperu en konferenca libro. …………..jes / ne DATO …………………………………. SUBSKRIBO ……………………………………………… Mi pretas prezenti ……………………. lingvon en la Lingva Festivalo jes/ne. Rilate al la konferenca temo mi proponas prelegon kun titolo: ………………………….. ……………………………………………………………………………………………………………….. Mi proponas por la ĝenerala konferenca programo: ………………………………………… ……………………………………………………………………………………………………………….. Mi proponas la jenan kontribuon al la distra programo …………………………………….. ……………………………………………………………………………………………………………….. (la proponoj kaj resumoj devas atingi la Estraranon pri Konferencoj nepre ĝis 2008.03.15)
Por lingvoprezento aŭ prelegoj mi bezonas: …………………………………………………… Por aliaj prezentotaj programeroj mi bezonas: ……………………………………………….. Apartaj bezonoj ………………………………………………………………………………………… Mi volas diri / informi pri ……………………………………………………………………………
IPR 07/4 37
— pàgina 38 del PDF —
ALIĜKOTIZO (vd.IPR 07/3 p.36. aŭ http://ilei.info/konferenco/alighilo2008.php) ……. RESTADO ( loĝado kaj manĝoj inkluzivitaj) – en 1-lita ĉambro (klimatizilo, duŝejo, necesejo) ………………………….. – en 1-lita ĉambro (ventumilo, duŝejo, necesejo) ………………………….. – en 2-lita ĉambro (klimatizilo) ………………………….. – en 2-lita ĉambro ………………………….. – en 3-lita ĉambro ………………………….. – en 4-lita ĉambro ………………………….. – Tuttaga ekskurso (tra Portonovo) TT ………………………….. – Duontaga ekskurso (al Adjarra) DT1 ………………………….. – Duontaga ekskurso (Aguegues) DT2 ………………………….. – Duontaga ekskurso (al Dangbo) DT3 ………………………….. – Duontaga ekskurso (al Bimyns) DT4 ………………………….. – Postkonferenca 4-taga ekskurso PE ………………………….. – Bankedo ………………………….. – Aliĝkotizo ………………………….. – Aldona krompago pro malfruaj mendoj ………………………….. – Kontribuo al konferenco en Afriko 2008 ………………………….. – Fonduso „Dazzini” ………………………….. – Koleghelpa Fonduso ………………………….. – Fonduso „Erika Linz” ………………………….. – Fonduso „InterKulturo” ………………………….. – Fonduso „Szerdahelyi” ………………………….. – Donaco ………………………….. – Bankkostoj ………………………….. – ENTUTE (en eŭroj) ………………………….. Mi mendas tranokton ekde la ……………. ĝis la ………………… en …………………………………… Se vi mendas dulitan/plurlitan ĉambron, bv. indiki, kun kiu vi dividas la ĉambron …………. …. Bv. indiki ĉi tie kiu(j)n ekskurso(j)n vi mendas …………………………………………………………….. .. Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10 % de sumo por menditaj servoj. Post la 1-a de junio ni ne povos mendi al Vi tranoktojn. Mi aliĝas kiel: [ ] membro de ILEI [ ] ne membro de ILEI [ ] junulo — naskiĝinta post la 31-a de decembro 1977. [ ] handikapulo, ĉu ILEI jam havas atestilon?…….. Jes / mi kunsendas Mi sendis mian pagon al: [ ] ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante: «ILEI-Konferenco», nur se vi pagas ĝis la 15-a de majo 2008; [ ] la bankokonto de ILEI en Svedio: IBAN: SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6,00 EUR por svedaj bankokostoj se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. El Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. Via aliĝo validas nur post kiam la Kasisto ricevis vian pagon. Kiel aliĝdato validas la dato en kiu via pago atingis la konton de ILEI.
IPR 07/4 38
— pàgina 39 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Probal Dasgupta (prez.), Boris Grigorjevič Kolker (vicprez.), Reza Torabi (sekr.), Mireille Grosjean, Julián Hernández, Jorge Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Belo?evi?, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Ma?ro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: E?ropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ?e Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (www.tejo.org, po?tadreso ?e UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ?e ILEI: François Hounsounou (adr. sur p. 40., Benino). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ?e UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ?e ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en operaciaj rilatoj). Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mireille.grosjean@rpn.ch
MEMBRI? O AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (la? UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fonda?oj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ?e UEA, a? al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ?e UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (?enerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ?e Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 e?rojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster E?ropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona pa?oj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ?e la Komerca ? ambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpa?o de ILEI: http://www.ilei.info
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5. Rete: <jozefonemeth@yahoo.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas anka? kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 07/4 39
— pàgina 40 del PDF —
103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353-0006, isksanjo@ff.eAlbanio: Vasil Pistoli, mansion.com c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Katalunio: Pedro M. Martin Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, selimibardhyl@yahoo.com ES-17300 Blanes, A?stralio: Penny Vos, pmarti10@xtec.cat 14 Candelo St, AU-2550 Candelo Korea Resp.: CHO Sung Ho, NSW, penivos@yahoo.com Department of Biology, Inha Belgio: Iwona Kocięba, Universitato, Incheon KR-402-751, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 shcho@inha.ac.kr Edegem, iwona.kocieba@telenet.be Kroatio/KEL: Marija Jerković, Benino: François Hounsounou, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, BP 226 BJ-Lokossa-Mono, Rep du mjerkovic@net.hr Benin, West Afrika, Kroatio/KEU: Ivan Bekavachounfranc@yahoo.fr Basić, Ku?lanova 59, HR-10000 Brazilo: Antonio Felix da Silva, Zagreb, ilei@hes-keu.hr Rua Engenheiro Francisco Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, Azevedo, 243, Sumarezinho – São Malecón 659 entre Belascoaín y Paulo – SP, BR-05030-010, Gervasio; CU-10200 Ciudad de La geinstruistoj@ileibr.org Habana, kubesp@enet.cu Britio: Tellier Angela, Nederlando: Atilio Orellana 10 Marina Gardens, GB IP11 2HW Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 Felixstowe, Suffolk, HW Den Haag, iei001@tiscali.nl angela@esperantoeducation.co.uk Norvegio: Anne-Karin Bondhus, ? e?io: Jana Melichárková, Gjerdeveien 157, NO-4028 CZ-696 02 Ratíškovice 938, Stavanger, akbondhus@c2i.net melicharkova@quick.cz Pollando: Piotr Nosek, ? inio: vakas ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 Danio: Arne Casper-Mortensen, Kraków, piotr.esp@gmail.com Bryggervangen 70, 4. tv. DK-2100 Rumanio: Mihai Trifoi, Str. Kobenhavn, arnecasper@dbmail.dk Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Finnlando: Carola Antskog, Bixad/Jud. Covasna, Dragsfjärdvägen 690, FI-25700 trifoi@honoris.ro Kimito, cantskog@kolumbus.fi Rusio: Irina Gon?arova, Francio: Michel Dechy, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, 65 allée de la crémaillère, Mosk. obl. RU-143000, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, mirina@online.ru michel_dechy@hotmail.com Svedio: Siv Burell, Germanio: Zsófia Kóródy, Lekstorpsv. 46 E, SE-443 41 E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DEGraabo, s.burell@telia.com 37412 Herzberg/Harz, Svislando: Mirelle Grosjean, zsofia.korody@esperanto.de Grand-rue 9. Pf. 9, CH-2416 Les Hungario: József Németh, Brenets, mireille.grosjean@rpn.ch Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, Togolando: Attiogbe-Agbemajozefo.nemeth@gmail.com don B., Mensah, T.I.E.To, B.P. Irano: Hamzeh ? afii, 13169, Lome-TOGO, P.O. Kesto 17765-184, IR-Teheran, esp.togo@cafe.tg hamzeh@esperanto.org Ukrainio: Nina Daniljuk, Italio: Luigia Oberrauch Madella, prospekt Sobornosti, 32-108, Luckvia Prampolini 8, 26, UA-43026, IT-43100 Parma, nina_daniljuk@ukr.net silkovojo@aliceposta.it
SEKCIOJ
Japanio: Isikawa Tieko,
IPR 07/4 40
Usono kaj Kanado: Doroteo Holland, 5140 San Lorenzo Dr,
Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh77@gmail.com Venezuelo: Andrés Turrisi, Cen.Res.Puerta del Este.Torre, Oeste, piso15, ap.153, Av.Madrid, VE-1070 La California Norte, Caracas, andesp@internet.ve
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenovi?, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo ? ilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Portugalio: João José Santos, Fonte Velha, Cx. 3003 PT-7100-078 Estremoz, joaojosesantos@gmail.com Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 ? a?ak, radp@ptt.yu Slovenio: Marija Zlatnar-Moe, Mili?inskega 66, SI-1000 Ljubljana, Marija.Zlatnar@guest.arnes.si Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Po?tamt, UZ-700000 Ta?kento, CIS, esperuzo@mail.ru
IPR 2008/1
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
IPR 08/11
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Radojica PETROVIĆ: La perspektivoj en 2008 …………………………………….3 Ilona KOUTNY: Instruado de vortoprovizo …………………………………………4 Graziano RICAGNO: Malrapida tradukanto………………………………………11 Georges-Henri CLOPEAU: Nur E-o povas savi la lingvan diversecon …..15 Lajos MOLNÁR: Kiel mi perdis 5 jarojn el mia esperantista vivo? ………18 Piotr NOSEK: Internacia supera kurso de E-o en Krakovo………………….22 Interkultura dialogo en Hispanio (E. TARRACCHINI k.a.) …………………..24 El landoj kaj sekcioj (BI, FR, DE, HU, CU, CH, US) ………………………..27 Reago de Josef SCHIFFER (al la artikolo de Rob MOERBEEK) ……………..32 Por via notlibro (K.KOVÁTS, J-P.BOULET, S.MACGILL, A.ČIŽIKAITö) 33 Atentigo pri medikamento (intervjuo de DANIELI kun TARRACCHINI)….37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Vicprezidanto: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. Instrukapabligado kaj edukaj centroj. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, fakso: (+31 70) 358 4422, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Vicsekretario: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio. Tel. (+40)267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyotofu, JP-621-0855, Japanio. <esperanto@d0y0b.com>. Azia agado. La nunan numeron ni sendis al la presejo 29 januaro 2008, redaktofino por la sekva numero 15 aprilo 2008. Sur la titolpaĝo: Venas novaj e-istoj de la juna generacio. Anna Gwizdoń kaj Roberto Kołodziej estas inter la unuaj ricevintoj de la nova Atestilo pri E-lernado de Jagelona Universitato, en majo 2007. Legu pli sur p. 22-a!
IPR 08/12
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, University of Hyderabad; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, Magyar Tudományos Akadémia, Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio; estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
La perspektivoj en 2008 Du gravaj eventoj en E-pedagogia kampo markis la finon de la pasinta jaro: • esperantigo de la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER), kiu plifortigas la inspiron por novaj aliroj al instruado, lernado kaj ekzamenado de Esperanto • kvinjariĝo de la multlingva retlernejo kaj retkomunumo de E-o lernu!, kiu estigas ĉiam pli da novaj e-istoj ĉie en la mondo, precipe inter la junuloj. La du eventoj reatestas la emon kaj kapablon de E-o adopti kaj adapti aktualajn atingojn de lingvopedagogio kaj instruteknologio. Pli grave, ili atestas la perspektivojn de Esperantoinstruado en la jaro 2008 kun la kernaj taskoj: • KER-bazita ekzamensistemo; • formado de E-instruistoj kaj ekzamenantoj; • integrado de lernado de E-o en oficialajn eduksistemojn. La agadbazon faras: Lingvolanĉilo, Interlingvistikaj studoj en Poznań, Estudoj en ĉinaj kaj aliaj universitatoj, AKEL-ecaj projektoj, la kampanjo de korespondaj kursoj en Afriko, seminarioj en Herzberg, kaj multaj aliaj agadoj kaj iniciatoj. Sur tiu vojo, multajn sukcesojn kaj agadplezurojn al ĉiuj! Radojica Petroviĉ
IPR 08/13
— pàgina 4 del PDF —
Instruado de vortoprovizo de Ilona KOUTNY, Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznań (PL) 1. Enkonduko Lingvolernado kaj -instruado estas kompleksaj procezoj, kiuj ampleksas lernadon kaj instruadon de elparolo, vortoprovizo, gramatiko, komunikado kaj de lingvouzo. Ne indas kaj preskaŭ ne eblas instrui nur iun terenon, eblas nur meti la emfazon al iuj el tiuj flankoj. Preferindas instrui vortoprovizon kaj gramatikon en kunteksto, en frazoj uzeblaj en komunikado. Bona lingvoscio necesigas kompetenton en ĉiuj tiuj terenoj. En la komenco la gramatiko povas ricevi pli grandan emfazon depende de la lingvo, kvankam la komunika instruado provas eviti tion. La lernado de vortoj akompanas la tutan lingvoalproprigon, eĉ post la formala lernado ni riĉigas nian vortoprovizon. Por tiu celo vortaroj estas nemalhaveblaj.
Diplomito kaj profesoroj ĉe UAM (Ilona Koutny la dua de maldekstre – NdlR)
IPR 08/14
— pàgina 5 del PDF —
La tradiciaj alfabetaj dulingvaj vortaroj, aŭ en progresa nivelo la unulingvaj vortaroj, disponigas la signifojn de serĉataj unuopaj vortoj kaj esprimoj necesaj ĉe kompreno, kreo aŭ traduko de teksto. Tamen la tipa lingvolerna situacio rilatas al iu kunteksto: – teksto kaj dialogo pri iu situacio en lernolibroj; – pretiĝo por la ekzamentemoj aŭ – pli poste en realaj situacioj, kiam iu ekhavis korespondanton kaj volas prezenti siajn familion kaj ŝatokupon kiel ĝardena laboro; aŭ venos eksterlandaj gastoj al ni kaj ni montros nian loĝejon al ili, i.a. kiel uzi la banĉambron, se ili tranoktos ĉe ni ktp. Laŭtema vortaro multe pli utilas en tiuj situacioj, ĉar ĝi tuj disponigas la vortojn kaj esprimojn necesajn en iu tereno de la vivo. En la sekvaj paĝoj, kelkaj taskotipoj estos prezentataj por instrui la vortoprovizon kaj la laŭtemaj etvortaroj de la aŭtoro1, kreitaj speciale por instruceloj en postkomenca nivelo, ilustros kiel temvortaroj subtenas la lernadon de vortoprovizo. 2. Vortoprovizo en diversaj niveloj Instruado de vortoprovizo kutime okazas spirale kaj laŭ temoj, ankaŭ la modernaj lernolibroj estas tiel strukturitaj. Estas pli facile rememori vortojn, se ili aperas en sia natura kunteksto, kaj tuta grupo da vortoj inter si ligitaj semantike nature enkapiĝas tiel. Tio des pli validas por esperanto, kie la vortoj de iu temo ofte ankaŭ morfologie estas kunligitaj (ekz. lerni, lernejo, lernanto, lernema, lerninda). Ripetoj necesas por la daŭra enmemoriĝo. Do reveno al la samaj vortoj, sed en pli vasta aŭ en iom alia kunteksto servas tiun celon. La plej gravaj kaj oftaj vortoj de ĉiutagaj situacioj kaj bazaj esprimoj de konversaciaj temoj aperas jam en la komenca fazo. La pli altaj niveloj baziĝas sur ili, tiuj estas pli vaste disvolvataj tie, ekz.: Baza nivelo: bazaj vortoj de familio, loĝado, manĝado, vestoj, veturado ktp. Meza nivelo: pli vasta familio (borilatoj kaj prarilatoj), geedziĝo kaj eksgeedziĝo, eduko de infano; loĝejotipoj kun hejtado, lumigo kaj aparatoj, avantaĝoj kaj malavantaĝoj de loĝado en urbo kaj en vilaĝo; vasta gamo de fruktoj kaj legomoj, pretigo de manĝaĵoj kaj iloj por tio ktp. 1
Vd recenzon pri ili en IPR 2006/2, p. 25-27. – NdlR
IPR 08/15
— pàgina 6 del PDF —
Supera nivelo: generacia problemo, familiplanado, kreski en unugepatra familio, heredado; situacio de loĝejoj, kvartaloj en iu urbo, senhejmuloj; sana manĝado, vitaminoj kaj dietoj ktp. La komunika instruado eliras el realsimilaj situacioj, la instruisto ludigas kaj diskutigas la partoprenantojn de la leciono. Temvortaro tion subtenas disponigante la necesajn vortojn kaj esprimojn. Ĝi ebligas ankaŭ laboron pri la leksiko (trovon de sinonimoj, vortnestoj ktp). La situacio kaj la vortaranĝo en la temvortaro helpas kompreni la konkretan signifon de vortoj, ja la kunteksto unusencigas la vortojn. La aliaj signifoj restas preterlasitaj, pro tio la tradiciaj dulingvaj vortaroj daŭre necesas por pli profunda kompreno de vortosignifoj. 3. Taskoj por riĉigo de vortoprovizo helpataj de temvortaro Por trakti la temon lernado, kelkaj taskotipoj por progresa nivelo estos prezentataj (referenco al la similtitola ĉapitro de la Angla-esperantahungara etvortaro pri lernado kaj laboro, Koutny 2002). ● Kolekto de la ĉefaj terenoj de la temo kune kun la gelernantoj kaj grafika prezento sur la tabulo. Tio samtempe aktivigas la ĉefajn vortojn de la temo, jam parte antaŭe lernitaj: edukado instruado lernanto
instruisto
lernejo
studobjektoj LERNADO
lerniloj
instruhoro
stipendio
taskoj
studenthejmo
ekzameno studjaro ferioj
IPR 08/16
— pàgina 7 del PDF —
●
Priparolo de kelkaj terenoj en formo de demando – respondo, povas okazi para laboro antaŭ la respondo kun esploro de la temvortaro, ekz.: Kiujn tipojn de lernejoj vi konas? Kion faras instruisto dum leciono? Kiuj studobjektoj estas en kutima bazlernejo? Kiuj loĝas en studenthejmo? Kiuj universitataj gradoj kaj titoloj ekzistas en via lando?
● Laboro pri la leksiko: individua serĉado kaj poste komparo de vortnestoj kiel LERN: lernegi, lerneti, ellerni, lernadi, relerni, kunlerni, memlerni, lernigi; lernanto, gelernantoj, ekslernanto, kunlernanto, lernantaĉo, memlerninto, samlernejano; lernejo, lernoĉambro, lernejestro, lernaĵo, lernilo, lernilujo; lernofako, lernolibro, lernprocezo, postlerneja okupo; lernebla, lerninda, lernenda; lernema, lernemulo, lerniva. Tio aktivigas la uzon de afiksoj. Ĉe ne evidentaj vortoj necesas klarigo fare de gelernantoj, ev. traduko al la gepatra lingvo kaj atentigo de instruisto pri eblaj misuzoj (ekz. kaze de ellerni, lernejo – lernoĉambro). sinonimoj kiel LERNI: studi, alproprigi, enkapigi, enmemorigi. INTELIGENTA: saĝa, klera, edukita, talenta, genia. AKTIVIGI: agigi, laborigi, kuraĝigi, instigi, sproni, stimuli. Necesas trejni la partoprenantojn pri la fleksebla uzo de la lingvo kaj konsciigi ilin, ke ankaŭ en esperanto ekzistas sinonimoj kaj eĉ antonimoj malgraŭ la konsekvenca uzo de la prefikso mal. antonimoj kiel aktiva – pasiva, severa – permesema, deviga – elektebla (studobjekto).
IPR 08/17
— pàgina 8 del PDF —
● Klarigo de vortoj kaj esprimoj Tiu ĉi tasko helpas pli bone koncepti la vortojn, specialajn esprimojn kaj klare vortumi ideojn. Provu mem! Kio estas malferma tago, elturniĝema, distrita, denaska instruisto, ambiciulaĉo, studplano aŭ eviti lernejon? Tion povas enkonduki la inversa tasko, kiu disponigas la difinojn kaj petas solvon: Mallaŭte diri la respondon al samklasano, kiam tiu estas pridemandata: flustri Kontrolisto de lernejoj: lerneja inspektoro Lernanto, kiun la instruisto pli ŝatas ol la aliajn: favorato de la instruisto ● Listigo (de elementoj kiel respondo al la demando): Kion enmetas lernanto en sian sakon/poŝon? Kion faras pordisto, purigisto, lerneja direktoro, inspektoro, matematikisto? ● Truteksto (enmeto de mankantaj vortoj) Petro pretigas sian matematikan taskon. Li uzas sian …………… kajeron. Sed li ne povas daŭrigi la laboron, ĉar lia plumo ……………. Li serĉas krajonon kaj daŭrigas, sed li faris eraron, li devas ……………… la neĝustan nombron. Li ……………… la eraron kaj kalkulas plu. Denove li ……………… ion kaj la sekva rezulto same estas erara. ● Tekstokreo Povas ekesti tute interesaj historioj, se ni petas la gestudentojn elpensi historion uzante kiel eble plej multe da vortoj de iu tereno ekspluatante la temvortaron. Laboro en paroj estas pli efika kaj spronas la interparolon en la cellingvo inter la partoprenantoj. ● Rolludoj (por 2-3 lernantoj) La sekvaj rolludoj aktivigas la vortoprovizon de lernado kaj la parolkapablon de la lernantoj: 1. Infano volas iri ludi kun la geamikoj, patrino provas reteni lin/ŝin por lerni, ja proksimiĝas la jarfino. IPR 08/18
— pàgina 9 del PDF —
2. Konsilado pri profesielekto kaj studeblecoj. 3. Fil(in)o ne volas studi (preferas esti memstara), patr(in)o provas konvinki lin/ŝin por studi (estontaj eblecoj). 4. Intervjuo kun gajninto de konkurso pri fiziko / historio! 5. Intervjuo kun la ministro pri edukado (studkotizoj, stipendioj, kreditoj, studenthejmoj, eblecoj por freŝdiplomitoj, plibonigo de lerneja infrastrukturo, altigo de instruista salajro). ● Dramludoj Ĉi tie la tuta grupo havas iun rolon (se ne, tiam ili estos prijuĝantoj aŭ raportantaj ĵurnalistoj). Plej bone, se la elekto de roloj okazas fare de la partoprenantoj. La ludo disvolviĝas laŭ ilia improvizita kontribuo. Ekzemplaj scenaroj: 1. Du lernantoj interbatis en la mezlernejo pro iu problemo (mono, knabino, …), la brako de unu estas preskaŭ rompita. La direktoro aŭskultas ilin kaj kelkajn samklasanojn, kiuj vidis la scenon, poste li venigas la klasestron kaj la gepatrojn. 2. Firmao anoncis laboron, kaj nun alvenas la kandidatoj por interparolo (atentu unuflanke la kapablojn, spertojn kaj la taŭgecon de la kandidato, aliflanke la laborkondiĉojn, avanceblojn kaj salajron). ● Diskuto Se la partoprenantoj jam bone regas la vortoprovizon de la temo, eblas libere diskuti pri rilataj temoj, kiel: 1. Ĉu instrui laŭ la nivelo de averaĝaj lernantoj aŭ disigi lernantojn laŭ kapabloj? 2. Efika lingvoinstruado. ● Skribaj hejmtaskoj Ankaŭ la hejmtaskoj helpas fiksi la vortoprovizon kaj la skriban esprimkapablon, en mallongaj priskriboj la gelernantoj povas sin ekzerci pri tio, ekz.: Alvoko por kurso, somera tendaro; Varbilo por lernejo; Raporton pri lernanto; Prezenton de iu (iama) instruisto. Aŭ pli longajn pri: Lerneja sistemo en iu lando; Rolo de komputilo en la lernado.
IPR 08/19
— pàgina 10 del PDF —
● Vortfarado La afiksoj servas por fari novajn vortojn. Iu tema kadro povas helpi ankaŭ la ripeton de kelkaj afiksoj. Ĉe lernado estas bone ripeti mis-, serĉante vortojn kiel mislegi, misprononci, misskribi, miskompreni, misorientiĝi, mistaksi, misplani, preter- kiel pretervidi, preteratenti (eraron), preterdormi (kaj ne alveni ĝustatempe en la lernejon) aŭ el- kiel ellabori, elpensi, eltrovi, elfali, elĉerpiĝi. Same bone eblas konsciigi la partoprenantojn pri la problemo de -ig/-iĝ per konvenaj ekzemploj: anonci ion ie – anonciĝi ie, ekzameni iun pri io – ekzameniĝi pri io, ekzerci iun pri io – ekzerciĝi pri io, komenci ion – komenciĝi, fini ion – finiĝi, interesi iun – interesiĝi pri io, elĉerpi ion – elĉerpiĝi La gelernantoj skribas, legas ion kaj komprenas certajn aferojn, do ili evoluas kaj la instruisto skribigas, legigas ilin kaj komprenigas certajn aferojn al ili, do li evoluigas ilin. 4. Vortoprovizo kaj kulturo La vortoprovizo estas ankaŭ spegulo de kulturo, ĉiuj elementoj de kulturo estas vortigitaj. La naciaj lingvoj estas kulture ŝarĝitaj, el ili eblas multe ekscii pri la aktuala kulturo. En Esperantio mankas la plena gamo de socia vivo kaj instituciaro, pro tio e-o ne havas specialajn vortojn ekz. por la instrusistemo – ne havas diversajn proprajn lernejtipojn, sed pro la fleksebleco de la lingvo eblas esprimi la naciajn sistemojn. Tamen la establiĝintaj terminoj en la etnaj lingvoj tradukitaj en e-o ne estas precize kompreneblaj por alilingvanoj, eĉ se temas pri la plej ĉiutagaj vortoj kiel mezlernejo, truhoro aŭ libera leciono, gepatra konferenco, malferma tago, eviti lernejon, ĉionsciulo, helpklaso, kontrollibreto ktp. La vorto profesoro ofte estas malsame uzata fare de esperantistoj: ĝi estas la plej alta universitata grado, sed kelkaj uzas ĝin ankaŭ por mezlernejaj instruistoj. La ordigo de nocioj en la temvortaro ankaŭ ĉi tie helpas certagrade. 5. Resume Esperantistoj ofte kontentiĝas per la baza nivelo, post la komenca kurso ili ĉesigas la organizitan lernadon, pro tio ankaŭ lernolibroj por la progresa nivelo malpli multas. Dank’ al la fleksebleco de la lingvo eblas IPR 08/110
— pàgina 11 del PDF —
elturniĝi eĉ per minimuma vortoprovizo. Tion celas ankaŭ la rapidkursoj, pri kiuj oni fanfaronas, ke post unu semajno la partoprenantoj povas ekzameniĝi. Tamen la profunda scio de E-o postulas pliriĉigon de la vortoprovizo kaj ankaŭ laboron pri ĝi, ja eĉ kelkaj bazaj terminoj ne estas stabiliĝintaj. La traktitaj taskoj donas ideojn por la varia instruado kaj turnas la atenton al problemaj vortoj, esprimoj. Pluajn taskojn vi trovos en la ĝis nun aperintaj tri volumoj de la laŭtemaj etvortaroj de la aŭtoro.
Malrapida tradukanto de Graziano RICAGNO (IT) Prezentado de la esploro. Kial dekkvinjaraĝa knabo, lerte kaj rapide laboranta, neatendeble iufoje atingis gravajn malsukcesojn en enklasaj taskoj, speciale dum tradukado, ĉar li foje malmulte laboris kaj foje fantazie tradukis? Instruistoj prezentis la problemon kaj petis solvon. La knabo estis tute sana kaj inteligenta, parolis logike kaj racie, sed dum la renkontiĝoj (unu horo) ne kapablis traduki simplan tekston (Ekz. la unua teksto de la zagreba metodo: Karlo estas mia kara amiko ….). Dum gruporenkontiĝo, kiam pli longa tempo estis disponebla (preskaŭ du horoj), li sukcesis sed bezonis multe pli da tempo ol samklasanoj. La unua hipotezo estis, ke li eble konfuziĝas pro samtempa plurpensado: eltrovi sufiksojn, traduki vortojn kaj kompreni la sencon de la frazoj. Do mi klopodis helpi lin ne petante tradukon de teksto sed nur de vorto-listoj. Tial iufoje li tuj intuiciis la signifon (ankaŭ se la esperanta vorto malmulte similis al iu itala), iufoje li aspektis mallerta pro mistraduko aŭ netraduko de ŝajne simplaj vortoj. Ĉu oni povis pripensi specifan traduko-malfacilaĵon? Eble; sed antaŭ ol hipotezi specialan ‘malsanon’ ni serĉu pli simplan kaŭzon!
IPR 08/111
— pàgina 12 del PDF —
Post malmulte da tempo alvenis iuj aliaj knaboj havantaj la saman problemon. Mi laborigis ilin individue kaj priatentis ilian labormanieron. Do finfine la kerno de la afero estis malkovrata! Ili bezonis longegan tradukan tempon kiam ili uzis la vortaron. Mi malkovris, ke ili, serĉante vortojn en la vortaro, turnas la paĝojn de la unuaj, ĝis ili trovis la saman komencliteron de la serĉata vorto. Por eltrovi la duan kaj trian literon, ili ree turnas la paĝojn en sama maniero. Ekzemple: se ili serĉis la vorton ‘vivo’, ili turnis ĉiujn paĝojn de la vortaro ĝis ili trovis la komencliteron ‘v’; tiam ili revenis al ‘va’ kaj turnis ĝis ili trovis la ‘vi’; tute same por la sekvantaj literoj ‘v’ kaj ‘o’. Imagu kiom da tempo por traduki kaj kiom da tento traduki fantazie sen konsulti la vortaron! La kaŭzo estis la misuzado aŭ la malkono de la alfabeta ordo. Kiu povas suspekti tian problemon ĉe gimnaziaj lernantoj?! La alfabeton oni instruas dum la elementa lernejo! Do de tiu momento mi decidis enmeti ankaŭ alfabetan taskon por testi la laborkapablon de infanoj/knaboj. Homoj kaj materialo. La esploro okazis ĉe 212 ‘pacientoj’, korpe kaj mense sanaj, kies nura problemo estis mislernado. Por komparo estis testataj 82 knaboj sen problemoj. Ĉiuj provoj estis 403 por kontrolo (averaĝe: po 4,9 provoj por knabo) kaj 503 ĉe pacientoj (averaĝe: po 2,4 provoj). La malpli granda nombro de provoj ĉe ‘pacientoj’ dependas de tio, ke ili eraris kaj ne ŝajnis psikologie ĝusta metodo laborigi ilin por instigo al pliaj malsukcesoj. La aĝo estis de naŭ ĝis dek ok jaroj. La provoj de la unua ĝis la lasta pli malfaciliĝas. Por faciligi la unuan kontakton kun tia laboro aŭ maltimigi iujn timemajn knabojn, iuj slipoj (la unua kaj la tria) enhavis nur italajn vortojn. La tasko estas: ordigu la jenajn vortojn laŭ alfabeta ordo: Unua slipo (Facila. La inicialoj estas la dudek unu literoj de la itala alfabeto: a, b, c, d, e, f, g, h, i, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, z): correre, fiore, imparare, mela, bambina, elefante, hanno, naso, pagina, riga, acqua, dopo, luce, occhio, scuola, uomo, gioco, qualcuno, tavolo, zucca, volante Dua slipo (malpli facila; ĝi enhavis simplajn vortojn sed ne ĉiujn inicialojn. Iuj diris, ke oni ne povas ordigi tiun ĉi liston pro manko de literoj de la
IPR 08/112
— pàgina 13 del PDF —
alfabeto c, e, g …): dente, viola, mandarino, bis, testo, libro, fumo, rapidi, lago, punto, nove, ante Tria slipo (nefacila; iuj malatentemuloj ne vidas, ke ‘disritmico’ ne havas la ‘t’ kaj ordigas ĝin kiel sĝi estus distritmico): distratto, disturbo, distintivo, distrutto, distogliere, disteso, distante, distonico, disritmico, distributore Kvara slipo (malfacila): evidente, elefanti, evitante, egoista, elegante, eventuale, evoluto, esplori, enormi, etologia, enigma, estro, estero, esprimo, epidemia, energia, eterna, eminente, elemento, emanato Kvina slipo (malfacila; la plej ofta eraro estas la misloko de karnavalo, taksata kvazaŭ ĝi estus ‘kanavalo’): kabo karnavalo kajero karavano kabareto kanino kakao karaktero kabano kanelo kalo karborundo kablo kanalo kalko karbo kabrioleto kanto karoto kartono kaduka kantino kakto kalandro kadro kantileno kaldrono kalendaro kardinalo kapo kalifo kalkano kafo kapitano kamarado kanoto kajuto kapitalo kandelo kano Sesa slipo (komplika): Tiu ĉi slipo havas du farendaĵojn (por kontroli ĉu la respondoj estas ĝustaj ankaŭ en plilaborigaj kondiĉoj): la tasko estas disigi la grupojn havantajn la saman nombron da literoj kaj ordigi la vortojn de ĉiu grupo laŭ alfabeta ordo (ĉi tie oni konsideras nur la ordigon): UNU SUPER KROM VETURI RESPEKTO VORTARO TRANS SKRIBI PRODUKTI KVANKAM LASTA KUTIMO INTER HALTI GVIDI EKSTER DUBI ALMENAŬ FOJO TAMEN ENTUTE TUJ OFTE FAKO SEKVANTA APARTA BRUO PRAVI DESTINI PUNKTO POR KUKO DUDEK KRIO DEKSTRE TASKO ESTRO ASPEKTI KELKA DUDEKTRI TRIDEKUNU TROA.
3 literoj: POR, TUJ, UNU 4 literoj: BRUO, DUBI, FAKO, FOJO, KRIO, KROM, KUKO, OFTE, TROA 5 literoj: ktp. ………….. 8 literoj: DUDEKTRI, PRODUKTI, RESPEKTO, SEKVANTA. 9 literoj: TRIDEKUNU.
IPR 08/113
— pàgina 14 del PDF —
Rezultoj La sekva tabelo enhavas la rezultojn de la esploro: la datumoj de la dua kaj de la tria slipoj aŭ de la kvina kaj de la sesa slipoj estas tute similaj, kaj por simpligo kunmetitaj; ‘aĝo’ signifas la averaĝan aĝon de la grupo; ‘ekzakte’ rilatas ekzaktan faron de la tasko; ‘bone’ indikas malgravan eraron: ekz: forgeso de unu vorto, interŝanĝo de du proksimaj vortoj (elegante antaŭ elefanti, mislegado de ‘disritmico’ kiel distritmico); ‘malbone’ rilatas al grava miskompreno aŭ misfarado de la tasko. Kurioze, tri knaboj sendepende ordigis la literojn de ĉiu vorto: ekz: kabo = abko; kabareto = aabekort ktp. Slipoj 1ª 2ª, 3ª 4ª 5ª,6ª ENTUTE
Pacientoj 45 226 78 154 503
ekzakte 63% 42% 47% 33%
1ª 2ª, 3ª 4ª 5ª,6ª ENTUTE
kontrolo 105 174 93 31 403
ekzakte 57% 55% 71% 54%
aĝo 11,18 13,55 13,43 14,73
bone 34% 37% 30% 50%
12,96 13,10 13,31 13,88
bone 37% 28% 27% 29%
aĝo 11,63 13,35 13,29 14,0
erare 2% 20% 21% 15%
aĝo 14,0 12,7 12,6 13,3
11,94 12,72 12,24 13,44
erare 5% 15% 2% 16%
12,0 12,8 11,0 12,8
Oni vidas, ke la procentaĵo de ekzaktaj respondoj estas plia ĉe kontroluloj ol ĉe ‘pacientoj’ kaj la aĝo de la kontroluloj estas malpli alta, sed la diferencoj aspektas sufiĉe malgrandaj. Eble oni povus eltrovi statistikajn malsimilecojn inter la datumoj de la grupoj, sed ankaŭ sen statistiko eblas konkludi: misuzado de la alfabeta ordo troveblis ĉe duono de la lernantoj (iom pli ĉe ‘pacientoj’) kaj en ĉiuj grupoj (iom pli ĉe ‘pacientoj’) estis procento de lernantoj, kiuj tute ne uzis la alfabetan ordon. Laŭ mia sugesto la kontrolo de tia ĉi kapablo utilas, kiam tradukaj problemoj aperas dum instruado de Esperanto.
IPR 08/114
— pàgina 15 del PDF —
Nur Esperanto povas savi la lingvan diversecon, per taŭga pedagogio de Georges-Henri CLOPEAU (FR) La Eŭropa Unio (EU) ekkonscias pri la utileco de la komunikado inter la eŭropanoj kaj pri la baroj kiujn la lingva diverseco signifas por la komunikado. Oni ekkonsciis, ke se oni ne ekagos, baldaŭ la lingvo kiun oni plej ofte uzas, iĝos la ununura oficiala lingvo de Eŭropo. Sed la sola reago ĝenerale proponita estas: trudi lernadon de tri eŭropaj lingvoj al ĉiu eŭropano. Tiel, la plej potencaj ŝtatoj de Eŭropo esperas savi sian propran lingvon. Tiu lingva politiko ne ebligos, ke ĉiu eŭropano kapablu komuniki kun ĉiuj aliaj, krom se estas inter la tri altruditaj lingvoj unu komuna por ĉiuj, do tiu politiko ne donas egalan ŝancon por ĉiuj eŭropaj lingvoj. Ĝi nur plifortigas la evoluon al la supereco de la angla lingvo. Sen rapida reago, baldaŭ la tutaj eŭropaj vivo kaj kulturo vortiĝos en la angla lingvo, kiu post du aŭ tri generacioj superregos ĉiujn lingvojn esprimantajn nun la kulturan riĉecon de Eŭropo. Kial? La historio instruas nin, ke ĉiuj nunaj lingvaj areoj koincidas kun areoj kie havis potencon princo aŭ reĝo aŭ – pli moderne – iu nacia registaro. Tiel, la lingvo nomata „natura” estas nur la lingvo ekinstruita de la bebeco. Tiu lingvo tiel multe necesas por la funkciado de la socio. Dependante de la aktuala politika potenco, la gepatroj strebas instrui ĝian lingvon al la infanoj, eĉ anstataŭ la lingvo kiu devenas de la geavoj. Kaj tiel, post kelkaj generacioj, la lingvo de la politika potenco iĝas la gepatra lingvo, en la tuta areo kie tiu potenco regas. Ne nur la bretonoj kaj la okcitanoj povas konfirmi tion, kaj kompreni la strebojn kiuj necesas por konservi vivanta la memoron de kulturo kies lingvo ne estas tiu de la politika potenco. Tian situacion oni povas observi en multaj regionoj de Eŭropo, kie la politikaj potencoj oftege movis la landlimojn. Sekve en Eŭropo estas multaj minoritataj lingvoj. Eŭropo, nomata „25-lingva”, konsideras nur la naciajn lingvojn; fakte estas pli ol 50 lingvoj en Eŭropo! Do, ĉiam la potitika potenco altrudas sian lingvon. Hodiaŭ estas devigate konsciiĝi, ke tiu politika potenco, fondita de la komerco kaj de la financo, parolas angle. Ĉiuj eŭropaj lingvoj estas nun en sama stato kiel
IPR 08/115
— pàgina 16 del PDF —
estis ekzemple la bretona antaŭ cent jaroj. Ĉiuj gepatroj nun volas, ke la infanoj parolu la anglan. Tute nature ili postulas, ke tiu lingvo estu instruata fruege, eĉ tre frue, kaj, post kelkaj generacioj, eĉ antaŭ la gepatra. Multaj eŭropanoj, implikitaj en ekonomiaj aferoj, opinias, ke oni devas „esti realisto”, „ne revanto”, kaj oni kuraĝe eklernu la anglan lingvon; ĉar „la faktoj estas tiaj” ne ŝanĝeblaj. Sukcesos en la vivo nur tiuj, kiuj perfekte regas tiun lingvon. Feliĉe, ne ĉiuj tiel facile akceptas la finan forpason de la aliaj lingvoj. Kaj oni sin alkroĉas al la ideo: devige instrui du aŭ tri naciajn lingvojn al ĉiuj eŭropaj infanoj. Rimarku unue, ke en la 25-lingva Eŭropo, por certigi komunikeblon inter du ajnaj eŭropanoj, necesus, ke ĉiuj regu 13 lingvojn; tio estas multe pli ol kvar! Do por certigi komunikeblon inter du ajnaj eŭropanoj, nepre necesas havi unu komunan lingvon. Do, la multlingvismo ne certigos egalecon inter ĉiuj, kaj ne malebligos la „naturan” devigon al ununura lingvo, al tiu de la potenco. Aliparte, oni estu realistaj. Lerni unu fremdan lingvon postulas multe da tempo, kaj, por pli ol duono de la homaro, lerni pli ol du malebligas ĉiun aliron al scienca kulturo. (Jam nun oni povas taksi la laŭstatistikan antaŭiĝon en scienca esploro de la denaskaj angloparolantoj, kiuj ne bezonas lerni fremdan lingvon). Tiel, la starigo de plurlingvismo kreos hierarkion, kiu brilos en neniu tereno. Nu, kion proponi? Iuflanke, ĝeneraligado de la instruado de la angla lingvo estas nun ne evitebla, ĉar la nuna potenco estas anglalingva. Aliflanke, tiu supereco, kiu kuntrenas perdon de vivoforto por ĉiuj lingvoj kaj malfekundan unuformigon de la kulturo, estas tute ne akceptebla. La problemo ŝajnas esti nesolvebla. Feliĉe, la metodo kiu estas la plej efika, plej rapida kaj la plej ŝparema por lerni fremdajn lingvojn (kaj precipe la anglan), estas lerni antaŭe E-on. Se oni akceptus uzi tiun metodon, plej multe da eŭropanoj alirus al la lingvo de la potenco, kaj la deziro de ĉiuj gepatroj (deziro trudita de la faktoj) estus realigita. Sed plue, ĉiuj infanoj pli bone analizus sian patrinan lingvon, kaj ili lernus pli bone kaj pli rapide la lingvojn kiujn ili elektus laŭ sia intereso. Pli poste, kiam ĉiuj eŭropanoj scios E-on, nur tiuj kiuj interesiĝas pri la angla kulturo, elektos lerni la lingvon de Shakespeare (kiun jam kelkaj angloj ne plu komprenas). Starigo de propra eŭropa potenco eblos,
IPR 08/116
— pàgina 17 del PDF —
kvankam ĉiuj lingvoj, eĉ minoritataj, povos vivi sen esti poluitaj, kaj radii t.e. interesi homojn parolantajn aliajn lingvojn. Sendube, dezireblas, ke eŭropaj lernantoj devige lernu almenaŭ du lingvojn krom E-o kaj la patrina. La unua estus tiu de la pli proksima najbaro (kiu, en kelkaj kazoj, ne estas en alia nacio – ekzemple la francparolantoj kiuj loĝas en la okcidenta Bretonio lernus la bretonan, kaj tiuj kiuj loĝas en la orienta lernus la gallan) cele krei ĉe ĉiu landlimo specon de kunligo. La dua estus elektita tute libere de nura kultura interesiĝo aŭ sciemo; tiu eĉ eble estus regiona lingvo de tre malproksima lando. Evidente, ne estus malpermesite lerni pli multe da lingvoj (emo kiun ofte donas la antaŭa lernado de E-o). Sed tiuj studoj ne estus truditaj al ĉiuj lernprogramoj, ĉar ekde kiam realiĝos la eblo komuniki kun ĉiuj, estos akcepteble, ke kelkaj studentoj ŝatos utiligi pli da tempo por matematiko aŭ sciencoj aŭ aliaj fakoj. La eblo por ĉiu komuniki kun ĉiuj, farante unu al la alia la saman paŝon, laŭ perfekta egaleco, estas nepre necesa kondiĉo por demokrata vivo (precipe por „partoprena” demokratio). La angla lingvo estas tro malfacile skribata (fantazia ortografio), tro riĉa je „anglismoj”, tro nepreciza por ke ĉiu povu mastri ĝin, malgraŭ la grandegaj financaj kostoj kiujn la eŭropaj ŝtatoj ŝajnas akcepti. Tiu lingvo kreas hierarkion kie angloparolantoj ricevas la plej influajn postenojn, kiujn multaj eŭropanoj ne povos atingi. Esperanto en lernejo La sekvaj faktoj multfoje estis pruvitaj: Ĉiu instruisto de lernejo kiu instruas sian gepatran lingvon kapablas, post kelkaj horoj de E-studado, komenci enkonduki siajn lernantojn en E-on. Fakte, sciante la neŝanĝiĝantan sonon de ĉiu litero kaj la neŝanĝiĝantan lokon de la akcento, reflekse legante tiujn literojn, aliparte sciante la 16 gramatikajn regulojn kiuj enhavas neniun escepton, li povos instrui nenion falsan. Li komencos instrui per kelkaj radikoj kaj afiksoj, kaj instruante ankaŭ li mem progresos: Li lernos novajn radikojn kaj precipe li progresos por lerte konstrui vortojn kaj frazojn. Post unu lernojaro, li kapablos legi kaj skribi kun helpeto de vortaro. Liaj gelernantoj same kapablos, sed malpli lerte, malpli rapide, kaj kun pli ofta uzo de la vortaro. Internacia korespondado estos organizata kaj, fine de la tria lernojaro, lernantoj kaj instruisto kapablos kune partopreni internacian kunvenon kun samaĝuloj. Por esti efika, la instruado de E-o en elementa lernejo (tri jarojn inter la 8-a kaj la 12-a) estu nepre ligita al instruado de la patrina lingvo po IPR 08/117
— pàgina 18 del PDF —
10 aŭ 15 minutojn tage (kaj ne per longaj kursoj disigitaj de longaj interrompoj). La gepatra lingvo, analizo kaj gramatiko, profitegos el tiu instruado, kaj ĉiu fako profitos el la precizeco kaj logikeco de E-o. Neniu alia metodo ebligas atingi la (dume) deziratan celon por la angla lingvo, tiel certe, tiel rapide, kaj tiel ŝpareme. Rifuzi ĝin klare signifas akcepti, ke la disvastiĝo de la angla ne estas provizora, kaj deziri kompletan kaj definitivan submetiĝon sub la angloparolanta potenco.
Kiel mi perdis 5 jarojn el mia esperantista vivo? de D-ro Lajos MOLNÁR, prez. de Budapeŝta Medicina E-Fakgrupo En la lernojaro 1959/60 mi vizitis sud-hungarian, provincan, medicinan universitaton. Somere de 1960, en julio mi devis partopreni „socian laboron” en iu vilaĝa agrikultura kooperativo, kaj fine de la unua monato de la someraj ferioj mi estis korpe-anime sufiĉe laca. Mi serĉis „spiritan nutraĵon”, kiam mi – promenante sur la Malgranda Bulvardo de Budapeŝto – rimarkis en la montrofenestro de Librovendejo de la Pedagogoj maldikan Lernolibron de Esperanto, kies aŭtoro estis Julio BAGHY [vd sube]. Ĝis tiam mi sciis pri Esperanto nur la kutiman frazon, ke – „Ĝi estas ia artefarita lingvo.” La libreto estis tre malmultekosta, do mi riskis 14,- forintojn kaj aĉetis ĝin. (Mia monata stipendio estis tiutempe 700 HUF). Veturante hejmen, jam en la trajno mi scivole tralegis la Antaŭparolon kaj la Gramatikan enkondukon. Tie min kaptis la melodio de Esperanto, kiam mi legis strofon el la fama poemo Fine de septembro de Sándor Petıfi, nia poeto-liberecbatalanto: Jen floras ankoraŭ la floroj en valo, Jen verdas ankoraŭ la poploj ĉe l’ font’, Sed vidu, jam tie la vintra vualo, La neĝo ekkovris la supron de l’ mont’. IPR 08/118
— pàgina 19 del PDF —
La unuan tagon mi ellernis la Enkondukan lecionon, la alfabeton kaj la fonemojn, la vokalojn kaj la konsonantojn, ilian prononcon, la akcenton kaj la bazajn regulojn de la ortografio. La duan tagon mi pasigis per lernado de la unua leciono, la trian tagon per alproprigo de la dua leciono, kaj ĉiutage – dum 6-8 horoj – mi ellernis unu lecionon… Ĝis la fino de aŭgusto mi trastudis la tutan lernolibron, kaj mi estus povinta paroli E-on mezgradnivele, se mi havintus esperantistan partneron. Neniu alia lingvo donis al mi tiel grandan sukcestravivaĵon, kian la lernado de E-o rezultigis. Bonhumore kaj feliĉe mi komencis la duan studjaron. Fiere mi rakontis al nia universitata, gvidanta lektoro pri fremdlingvoj mian someran, lingvistikan Esperanto-aventuron. Kiel malvarmega duŝo tuŝis min la opinio de la ŝatata kaj respektata sinjoro lektoro: „Ludoviko, komprenu bone, ke E-o tute ne estas lingvo. Ĝi estas stultaĵo. Serioza homo ne okupiĝas pri E-o. Lernu anstataŭ E-o normalan lingvon, ekzemple la italan!…” Tiel okazis, ke en la sekvantaj kvin jaroj mi tute ne okupiĝis plu pri la internacia lingvo Esperanto. Do en la dua studjaro de la universitato – laŭ la propono de la sinjoro lektoro – mi komencis lerni la italan lingvon. Dum la unua studhoro mi surprizite konstatis, ke ĝuste la sinjoro lektoro instruas la italan lingvon. Tiu ĉi lingvo ŝajnis al mi tre facila: „La lingua italiana è molto facile per me.” Nek la sinjoro lektoro, nek miaj samgrupanoj volis kredi, ke antaŭe mi neniam lernis la italan lingvon. Ili pensis kaj diris, ke mi mensogas asertante, ke vere, mi neniam lernis ĝin. Nur nun, post jardekoj de senĉesa uzado de E-o mi malkovris, ke tiutempe mi spertis la kapabloevoluigan, „propedeŭtikan” efikon de E-o, la fakton, ke helpe de E-o oni povas facile alproprigi la metodikon de la lingvolernado. Dum la sekvintaj 5 jaroj la maldika lernolibro de Julio Baghy kuŝis ie sur mia librobreto. Mi provis uzi la germanan, anglan kaj rusan lingvojn dum miaj universitataj studoj, – sed mi ĉiam sentis la malkomfortan fakton, ke parolante kun denaska germano, anglo kaj ruso mi estas kaj eterne restos „duaranga lingvouzanto”, kiu neniam diras tion, kion li volas, sed nur tion, kion li povas.
IPR 08/119
— pàgina 20 del PDF —
Post mia duonjara soldata servo, en 1966 mi komencis mian kuracistan praktikon en la budapeŝta Hospitalo Ladislao por Infektaj Malsanoj, en la sekcio de ĉefkuracisto D-ro Kolomano KALOCSAY. [vd. maldekstre]. Mi estis deĵoranto iun posttagmezon, kiam la ambulancanoj enportis maljunulon en la sekcion. Sur la dokumentoj de la paciento mi ekvidis la nomon Julio Baghy. De kie mi konas ĉi tiun nomon? Post mallonga cerbumado mi malkovris, ke mi vidas la aŭtoron de la iama, maldika E-lernolibro… Depost nia unua, persona renkontiĝo mi ofte vizitis la „Paĉjo”-n, Julion Baghy, ĉe lia hospitala lito. La maljuna, malsana, sufokiĝanta homo plibeliĝis, kiam li parolis pri E-o. Li rakontis la historion de sia vivo, la militkaptitecon en Siberio, la vojaĝojn dise en Eŭropo, kiam li ĉie instruis E-on. Li rakontis pri la poeto-amikeco kun Kolomano Kalocsay, pri la revuo Literatura Mondo, pri la universalaj kongresoj de Esperanto. Li donacis al mi la E-lingvan Faraono-n de Bolesław Prus. La tri-voluman romanon mi baldaŭ tralegis kaj grandparte komprenis. Tio estis mia dua, granda sukcestravivaĵo kaŭzita de E-o. Jen, koncize la historio de mia „aventuro” kun E-o. Mi fariĝis la lasta disĉiplo de Julio Baghy, kiu transdonis al mi sian amon kaj entuziasmon rilate al Esperanto. En la jaro 1969 ni fondis kaj ekde tiu jaro ni funkciigas la Budapeŝtan Medicinan E-Fakgrupon. Kaj fine de tiu ĉi historieto permesu al mi la kara Leganto tiri la plej gravan konkludon el mia „aventuro”: Kiel 20-jara junulo mi senvorte kaj senkritike akceptis la opinion de la ŝatata kaj respektata universitata lektoro. Mi supermezure estimis la aŭtoritaton. Dum Baghy kaj Kalocsay, la „Ora la pasintaj preskaŭ kvin jardekoj mi Duopo” sur la titolpaĝo de ellernis la lecionon: ĉiu homo devas Norda Prismo 1966, N-ro 1
IPR 08/120
— pàgina 21 del PDF —
elformi sian pensmanieron kaj opinion. Ĉar estas ĉiam pli facile akcepti aliulan opinion, ol malrapide, malfacile, turmentiĝante krei sian propran starpunkton. „Se la devigan disciplinon anstataŭus la memdisciplino, nur tio povus certigi la estonton de la homaro.” (D-ro Owe Bruno FAHLKE)
NdlR – post la redaktofino venis la trista novaĵo, ke nia kara kolego, instruisto kaj verkisto Claude PIRON (1931-2008) subite kaj kruele forlasis nin. Memore al li, nun sekvu lia mesaĝo (30.12.2007) reage al la supra artikolo de Ludoviko Molnár: „Kara Ludoviko, Kun grandega intereso kaj kun-sento mi legis vian mallongan rakonton pri tio, kiel vi malkovris Esperanton. Min kortuŝis, ke vi vidis Julion Baghy, eĉ se la cirkonstancoj ne estis plej belaj. Mi havas al li gigantan dankoŝuldon, ĉar mian esperantistecon liaj libroj edukis. Ili estis la unuaj, kiujn mi legis en nia lingvo. Mi eterne miros, ke homoj kun aŭtoritato (kiel via kaj miaj instruistoj) tiel facilanime volas sufoki kaj estingi la korflameton de interesiĝo pri Esperanto, sciante nenion pri ĝi, kaj eĉ ne sciante, kial simpla pozitiva scivolemo pri ĝi ilin kolerigas aŭ estigas en ili malestimon. Por kompreni tiun misteron, kiu tre suferigis min dum mi estis knabo, mi studis profundpsikologion. Mi multon komprenis. Sed mi tamen ne vere sukcesis digesti la fakton, ke tiuj homoj kun iom da prestiĝo tiel sen sento pri respondeco mortigas ĝermon de io feliĉiga. Kia fuŝa uzo de sia pozicio! Via rakonto igis min konscii pri la granda bonŝanco, kiu estis mia, kompare kun vi: kiam mi unuafoje parolis pri E-o kun instruisto mi jam plene regis la lingvon. Mi do sciis, ke li malpravas. Sed estis tre malfacile por mi esti sola kun mia praveco kontraŭ la tuta mondo. Tial je la aĝo de 25-jaroj mi fine konsultis psikiatron por scii, ĉu mi estas freneza. Tiel forta estis la premo de la ĉirkaŭuloj, por ke mi ĉesu interesiĝi pri tiu stultaĵo „Esperanto”, ke mi dubis pri mi. Mia dua granda bonŝanco estis, ke la homo, kiun mi konsultis, estis saĝa kaj honesta. Li detale ekzamenis
IPR 08/121
— pàgina 22 del PDF —
kun mi la aferon, pripensis ĝin ĉiuflanke, kaj konkludis, ke frenezas la tuta socio, dum mia menso tute sanas! Hodiaŭ en mia regiono troviĝas 40 000 kristanaj gejunuloj, kiuj venis el la tuta Eŭropo por granda ekumena „pilgrimado” organizita de la Taizé-grupo. Ili gastas ĉe lokaj familioj. Estas plorige vidi, kiel ili provas komuniki. Ili kondutas kiel afaziuloj! Estus tiel simple diri al ili: „Tri monatojn antaŭ ol ekvojaĝi al la amaskunveno, komencu dediĉi dek minutojn ĉiutage al la lernado de E-o, vi eble ne povos diri ĉion, kion vi volos, sed vi komunikos dekoble pli bone ol per via fuŝa balbuta angla”. La tuta etoso estus alia. Ili vere renkontus unu la alian. Nun estas nur iluzio de kuneco, de kunaparteno, de komunikado. Sed kiam mi diras tion, oni rigardas min, kvazaŭ mi estus frenezulo! Amike kaj NOVJARBONDEZIRE! CP”
Internacia supera kurso de E-o en Krakovo de Piotr NOSEK sekciestro, kaj kurso-partoprenanto (PL) Ekde aŭtuno 2007, unuafoje oficiala E-kurso en Jagelona Universitato en Krakovo estas disponigita ne nur al la lokaj studentoj, sed ankaŭ al aliurbaj kaj eĉ alilandaj partoprenantoj. La studantoj, kiuj loĝas en Krakovo, partoprenas la ĉiusemajnajn lecionojn en la universitato. Aliurbanoj kaj alilandanoj lernas la samon koresponde, pere de Interreto. Unufoje dum semestro ĉiuj lernantoj havas eblon partopreni tritagan, 20-horan, ĉeestan studsesion. La kurso daŭros ĝis la fino de majo 2008. Tiu praktika kurso kun bona teoria bazo estas: – ĝustiga: ĝi celas korekton de eraroj en la lingva kompetento de la partoprenanto, – plilarĝiga: ĝi celas evoluigon de la leksikaj kaj gramatikaj scioj, – plibeliga: oni lernas laŭ la principo: „Se vi parolas Esperante, parolu bele”. La materialo kaj metodoj celas rapidan progresadon. La studado de la gramatiko inkluzivas la akuzativon, la artikolon, la participojn, la kunmetitajn tempojn, interjekciojn, sintaksajn strukturojn kaj ĉion necesan por
IPR 08/122
— pàgina 23 del PDF —
konstrui bonan lingvan kompetenton. La leksiko estas studata laŭ diversaj signifokampoj, vortserioj, sinonimoj, per originalaj tiukursaj kantoj k.a. La unua ĉeesta studsesio okazis en la tagoj 21-23 dec. La dudekhora programo de la sesio konsistis el diversaj lingvaj ekzercoj, ekde korektado de elparol-eraroj ĝis ekzercoj pri argumentado kaj prelegado surbaze de paroladoj de L. Zamenhof. La prononc-ekzercoj estis verkitaj de Maria MAJERCZAK kaj voĉe registritaj de Amir HADZIAHMETOVIĆ (el la muzikgrupo „Esperanto Desperado”). Longa estas la listo de la materialoj kaj diversspecaj edukaj metodoj aplikitaj dum la instruado. Estis uzitaj ne nur konataj metodoj kiel teksto-rakontado, skriba teksto-resumado aŭ voĉa prezentado de tekstoj, sed ankaŭ nekonvenciaj rimedoj, kiel ekzemple komuna gvidata voĉa teksto-produktado – rimedo por rapide lerni novajn, malfacilajn vortojn kaj strukturojn, aŭ lernado de danco, kiu faciligas memorigon de multaj vortoj pri la diversaj aspektoj de homo (temperamenta, spirita, emocia, socia, k.a.). La lecionoj estis variigitaj per aŭskultado de riĉtekstaj kantoj kaj lernado de novaj vortoj per ludado. Partoprenantoj ŝatantaj ĵurnalismon povis satigi sian pasion per redakto-ekzercoj. Estis trovita solvo, por ke la kursanoj, kiuj ne povas ĉeesti studsesiojn, povu akiri la praktikajn kapablojn, pri kiuj oni sin trejnas dum la studsesioj. La kursgvidantino laboras individue perrete (voĉe) kun la kursano. Ne estas jarlaboraĵo. Ĉiuj taskoj, skribaj kaj parolaj konsistigas la programon de la fina ekzameno. Do, dum ĉiu leciono oni preparas sin al la ekzameno. Tiu povas okazi perrete. Post la fino de la kurso la studantoj ricevos atestilon („Certyfikat”) de la mondfama, ĉ. 650-jara universitato, inter kies multegaj elstaraj diplomitoj estis Nikolao Kopernik kaj la posta papo Johano Paŭlo la 2-a. Kelkaj el la unuaj ricevintoj de la atestilo kun Maria MAJERCZAK
IPR 08/123
— pàgina 24 del PDF —
La kurso, konceptita, proponita al aŭtoritatuloj de la universitato, aŭtorata kaj gvidata de Maria Majerczak ŝajnas esti senprecedenca en la historio de tiu bonkvalita supera lernejo. Diferencigitaj metodoj uzataj dum la ĉeesta kaj ekstera studado, kaj ankaŭ moderna eksplikado de gramatikaĵoj donas al la studentoj unikan okazon levi sian konnivelon de Esperanto. La kurso altiris ne nur e-istojn kun meznivela kono de la lingvo, sed ankaŭ kelkajn konatajn, spertajn samideanojn. Kvankam la lernado komenciĝis antaŭ kelkaj semajnoj, pro tio, ke ĝi estas koresponda, bonvenaj estas personoj, kiuj volus ankoraŭ aliĝi al la nunaj gestudentoj kaj profiti de la eblo plibonigi kaj ordigi sian lingvoscion. Informoj pri la kurso, listo de la partoprenantoj, specimena leciono, aktualaĵoj k.a. troveblas en la retpaĝo: http://www.esperanto-reto.org, Studenta Scienca E-Rondo en Jagelona Universitato, aŭ rekte en: http://docs.google.com/Doc?id=dhp3sf5p\_163fp2j3g\&pli=1?
Interkultura dialogo en Hispanio okaze de la 5-a renkontiĝo en Ejea de los Caballeros (20-27/10/2007) La kvina internacia renkontiĝo en Hispanio programita de la projekto Socrates Comenio AKEL 2 (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj) temis pri: „Eŭropa civitaneco”. Tiu ĉi koncepto bezonas, por fariĝi „kulturo” kaj realiĝi pere de konkretaj kondutoj, precizan forĝadon kaj konstantan kontribuon fare de la plej konsciaj plenkreskuloj kaj de la junaj generacioj. Dum unu semajno, t.e. de la 20-a ĝis la 27-a de oktobro 2007, la itala, bulgara kaj brita delegacioj renkontiĝis en Ejea de los Kabaleros – Hispana komunumo situanta en la aŭtonoma regiono de Aragono kaj ĉefurbo de la Komorska de Cinko Villas – gastoj de la Lernejo „IES Reyes Catòlicos”, reprezentita de la instruistinoj Marta Aries kaj Maria Antonia Garayoa. La akceptitaj lernejoj, reprezentitaj de gestudentoj kaj geinstruistoj estis, krom la Ŝtata Mezlernejo Cavour de Modeno, la Lernejo Canko
IPR 08/124
— pàgina 25 del PDF —
Cerkovski de Polski Trambesh (Bulgario) kaj la Sir Thomas Rich’s School de Gloucester (Britio). La tempo, kiun ni pasigis en la teritorio nomata Cinco Villas, aranĝita de la nelacigeblaj instruistinoj Marta kaj Maria Antonia, estis skandita de ekskursoj kaj kulturaj vizitoj al historiaj monumentoj, ĉu civilaj ĉu religiaj, en la provinco Zaragozo. La veraj ĉefpunktoj de la renkontiĝo, tamen, estis lundo la 22-a en Ejea de los Caballeros kaj ĵaŭdo la 25-a en Zaragozo. La 22-an de oktobro, fakte, la delegacioj estis oficiale akceptitaj de la Lernejestro en la Lernejo „IES Reyes Catòlicos” kaj en la urbodoma palaco, kie la skabenino pri kulturo kaj la eminenta esperantista verkisto Antonio Marco Botella donis grandan prestiĝon al la projekto AKEL kaj al la ideo, kiu ĝin subtenas. Dum la mateno, post nia partopreno en la gimnastikejo de la lernejo en tre amuzaj kaj movoplenaj tradiciaj popolaj ludoj, okazis la prezentado de la respektivaj konsideroj, pripensadoj kaj proponoj koncernantaj la temon de la renkontiĝo. La kontribuo de la unuopaj grupoj, farita per PowerPoint-bildoj projekciitaj, evidentigis, ke la ideo pri „Eŭropa civitaneco” estas parte jam konkretigita de Eŭrop-Uniaj disponoj kiuj stimulis en la diversaj landoj la „senton” aparteni al geografia „unuiĝinta” spaco – la himno, la flago, la pasporto, la oficiala festo, la ununura mondevizo Eŭro, la EU-stirlicenco, la malfermo de la landlimoj kaj la abolicio de la kontroloj, la edukaj kaj forĝaj projektoj LLP, la Ĉarto de la fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio favore al ĝiaj civitanoj, – tamen ĝi devas alfronti ankoraŭ kelkajn decidajn nodojn. En la klopodoj de la malsamaj delegacioj la konkreta respekto de la homaj rajtoj en Eŭropa Unio kaj la bezono promocii la edukadon, la konsciigon kaj la respekton de la rajtoj de la infanoj kaj de la plenkreskuloj – la rajto je rekono de persona identeco, la rajto je sana medio, la rajto je ekscio kaj je homa kaj kultura kreskado precipe por tiuj kiuj spertas socioekonomikajn malfacilaĵojn kaj kulturajn malavantaĝojn – estas la “subtena kerno” de la projekto. La 25-a de oktobro estis la dua grava etapo – la unua jam okazis en Sofio, aprile 2007 – kaj plua okazaĵo por lingva interŝanĝo kaj homa kontakto kiam ni vizitis la kolegion por surdaj infanoj „La Purisima” de Zaragozo. Fakte inter la italaj gestudentoj ĉeestis surdulino kiu kapablas
IPR 08/125
— pàgina 26 del PDF —
esprimi sin ne nur pere de Esperanto kaj de la itala lingvo, sed ankaŭ pere de la itala lingvo de la signoj (LIS). La duan fojon en niaj vojaĝoj tiu ĉi ĉeesto donis la eblon evoluigi la bazan filozofion de nia projekto. Dum la posttagmezo ni estis invititaj en la sidejon de la Asocio Esperanto „Frateco” de Zaragozo, kie la prezidanto, Lorenzo Noguero, kun la grava kaj ĝentila helpo de sinjoro Sabino Pelegrin Colombo kaj de la aliaj samideanoj, organizis bufedon kaj la verkisto Antonio Marco Botella donacis al ĉiuj gastoj la libron „Lirikaj perloj de Al-Andalus”, valoregan kolekton de poemoj esperantigitaj de li. La eŭropa projekto Socrates Comenius por interkultura dialogo kaj alternativa komunikado inter Italio, Bulgario, Britio kaj Hispanio fermis, per tiu ĉi vizito, la 5-an etapon de profitodona itinero de kreskado. Ni ĉiuj revidos nin dum aprilo 2008 denove en Bulgario. Tie atendas nin la konkluda fazo de la trijara projekto: ne nur finaj konsideroj kaj la bilanco de la sperto, sed ankaŭ la komuna ellaborado de malgranda vortareto kun interparolaj frazoj en E-o kaj multmedia populariga materialo plurlingva – koncernanta, ĝuste, la lingvojn de la kvar landoj – destinata por rekonfirmi la intencon daŭrigi la serĉadon de konkreta realigo de la ideo de respekto kaj kono de la lingva kaj kultura havaĵo de la popoloj kaj ankaŭ de la neceso rekonfirmi la validecon de la pontolingvo E-o. E. TARRACCHINI, V. BOCCHINI, L. OBERRAUCH kaj V. MADELLA (profesoroj) E. GANZERLI, S. SERRA, F. GRANO, D. AIELLO kaj A. CIONI (gelernantoj)
La delegacioj de la projekto AKEL antaŭ la Palaco Aljaferia en Zaragozo
IPR 08/126
— pàgina 27 del PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Burundo Post la starigo de Klubo en Cibitoke (Orienta provinco), en Universitato, en Gitega kaj en aliaj lernejaj lokoj, nia strategio pri starigado de kluboj en lernejoj daŭras. La frukto estas pli bona, ĉar post unu jaro, la klubanoj mem zorgas pri la afero kaj tio malpliigas la elspezojn. Mi ekinstruis ĉe ETS-Kamenge, la plej granda teknika lernejo en Burundi (kun ĉ. 2000 lernantoj). Ĉ. 45 studentoj ĉeestis la kurson kaj ili promesis al mi, ke en la venonta jaro ili instruos al aliaj. Nun ni bezonas librojn por komencantoj kaj por progresantoj, ĉar nia stoko ekmalpleniĝas. Ĉu iu povas helpi nin? Jérémie SABIYUMVA, ANEB (Asocio Nacia por E-o en Burundo) BP:170 Rumonge, Burundi. Tel. (+257)77733052, <jerrybs21@yahoo. fr>
Francio Esperanto – nenies unua, ĉies dua lingvo Pensante pri infanoj en la bazaj lernejoj dum Lingvotago, kaj precipe pri la instruistoj, kiuj intencas fari ion por E-o, mi preparis afiŝon (vd sube) kun nur konturoj (eble oni volos uzi ĝin por kolorigi) kaj metis ĝin en mian retejon sur la paĝo: http://users.telenet.be/griza\_leono/Eo\_EO\_konturoj.gif. La kolora afiŝo troviĝas ĉe: http://tinyurl.com/3xnzl5. La afiŝoj estas libere kopieblaj „por la bona celo de E-o”. Se iu deziras similan afiŝon en alia lingvo, ŝi/li tuj kontaktu min.
Pri la ekzistantaj nacilingvaj versioj legu ĉe: http://users.telenet.be/griza _leono/Afiŝoj_pri_Eo.htm. Leo DE COOMAN
IPR 08/127
— pàgina 28 del PDF —
Konkurso de infandesegnaĵoj Ni invitas la instruistojn sendi desegnaĵojn al: Esperanto en Vendomois, Les Monts, FR-41330 Lunay, <esperantoenvendomois@free.fr>. Jara temo de la konkurso: Vojaĝi…… Formato: min. 40 cm-oj x 30 cm-oj. Kategorioj: A: ĝis-7-jara; B: pli-ol-7-ĝis-10-jara; C: pli-ol-10-ĝis-14-jara. Limdato: 25 majo 2008. Dorse de la desegnaĵo notu, E-lingve, nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la E-klubo, kaj koncizan priskribon de la verko. Premioj estos atribuataj po 3 en ĉiu kategorio. Ĉiu infano ricevos diplomon.
Germanio Jen mallonga raporto do pri la jarfina, elementnivela UEA/ILEI-ekzameno organizita de Interkultura Centro Herzberg en Würzburg, Germanio, dum la Internacia Seminario (IS), 30-31 decembro 2007: La lokaj organizantoj zorgis pri bonaj, trankvilaj kondiĉoj, la interesiĝo pri la ekzameno estis kontentige bona, kelkaj junuloj bedaŭris, ke ili ne povas partopreni pro aliaj organizaj taskoj aŭ paralele okazantaj gravaj programeroj; ekzamenis Zsófia KÓRÓDY kaj László SZILVÁSI el Hungario, Peter ZILVAR el Germanio, partoprenis 5 kandidatoj el 5 landoj, kaj jen la rezultoj: Valere DUMONT (Belgio) kontentiga, Nicholas KALIVODA (Usono) tre bona, Elisabeth LAIKA (Germanio) tre bona, Tim OWEN (Britio) bona, Cesco REALE (Svislando) tre bona. Gratulojn al la junaj, talentaj e-istoj! Multaj junuloj pro financaj kialoj ne povas partopreni en UK kaj trapasi internacian ekzamenon tie. Pro tio estis grave doni ŝancon al bone parolantaj junaj esperantistoj ekzameniĝi en loko de ili vizitata. Estis grava tiu ekzameno ankaŭ el la vidpunkto de komparado: kiel la nunaj UEA/ILEI-ekzamenoj akordiĝas al la postuloj de la ĵus tradukita Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu difinas la nivelojn de A1 ĝis C2? Interkultura Centro Herzberg planas organizi ekzamenojn ankaŭ en 2008. Interesiĝantoj, testpersonoj por memtestado kontaktu: Zsófia Kóródy, DE-37412 Herzberg, Grubenhagenstr. 6, zsofia.korody@esperanto.de Laŭ la planoj UEA/ILEI-ekzamenoj en 2008 okazos dum UK (1926, Roterdamo, Nederlando) kaj dum la ILEI-konferenco (29.0705.08.2008, Porto-Novo, Benino).
IPR 08/128
— pàgina 29 del PDF —
Hungario La Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj (EPME) aperigis 80-paĝan libreton kun la titolo „Portretaro de Hungaraj Esperanto-Instruantoj”. En la eldonaĵo estas trovebla la aktuala, 55-persona membrolisto de la asocio (inter ili la 41 membroj de ILEI-HU) kaj 45 aliaj E-instruantoj, do, sume la nomo kaj loĝloko de 100 E-instruantoj. La enketilon de EPME/ILEI-HU resendis entute 80 gekolegoj. En la (ĉefe hungarlingva) eldonaĵo ni aperigis la tiel kolektitan respondaron, kune kun la ricevitaj portretoj de niaj kolegoj. En la datumbazo oni povas trovi ekz. la sekvajn indikojn: naskiĝdato, loĝadreso, telefono, retadreso, hejmpaĝo, profesio(j), parolataj lingvoj, E-lingvoekzamenoj, membreco en E-organizaĵoj, E-movada agado, Einstrua agado, proponoj por evoluigi la E-instruadon. La resendintoj de la enketilo reprezentas ĉiujn 19 departementojn de Hungario, krome ni havas 23 resendintojn el Budapeŝto. La libron kompilis Jozefo NÉMETH, sekciestro. Sur la kolora kovrilpaĝo videblas la portretoj de 64 gekolegoj (ĝin pretigis Jozefo BAKSA). La eldonon de la libreto finance subtenis NCA (Nemzeti Civil Alapprogram – Nacia Civila Bazprogramo). La libro ne estas aĉetebla en librovendejoj, sed ĝin aŭtomate ricevis/os ĉiuj nunaj kaj estontaj membroj de EPME/ILEI-HU (plus tiuj 45 gekolegoj, kiuj resendis la enketilon). Jozefo NÉMETH, sekciestro
Kubo 16 -18 novembro 2007 okazis en Havano, la unua kolokvo de KEA sub la temo „Esperanto: lingvo, kulturo, movado”. La kolokvo arigis pli ol 70 esperantistojn el la tuta lando en la sidejo de la Malgranda Baziliko de la Monaĥejo Sankta Francisko de Asizo. La programo inkluzivis prelegojn pri la historio de la kuba Emovado, pri nuntempo kaj estonteco de la movado internacia, kulturaj kaj instruaj temoj kiel prezento de programaro kreita de kuba esperantisto por interaktiva kurso en komputilejaj kluboj, kaj aliaj. Por la unua fojo la kuba ILEI-sekcio okazigis ekzamenan sesion de KEA, kies rezulto estis tre pozitiva. La kubaj ekzamenoj estas kreitaj surbaze de la principoj starigitaj de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA
IPR 08/129
— pàgina 30 del PDF —
kaj celas daŭre plialtigi la lingvajn kapablojn de la kuba esperantistaro por alfronti estonte gravajn eventojn internaciajn kiel la Unua Kultura Festivalo de KEA planata por novembro de la jaro 2008 kaj eventuala okazigo de UK en Kubo en la jaro 2010. La kolokvon kompletigis Forumo kaj kulturaj programeroj. laŭ informoj de Maritza GUTIÉRREZ
Svislando La ĝeneva grupo La Stelo – kun subteno de Svisa E-Societo – lanĉis konkurson por 100 homoj kiuj pretas lerni E-on dum la venontaj monatoj (http://www.concours-esperanto.ch). La anonco esence diris: kun la celo pruvi, ke E-o estas facile lernebla lingvo oni serĉas junulojn, kiuj ĝis la 15-a de marto 2008 per iu ajn rimedo provos lerni la lingvon: libroj, kursoj, interreto, privatinstruisto ktp. La premioj varias inter 500 kaj 3000 svisaj frankoj. Por partopreni la konkurson oni devos sendi originalan 200-vortan tekston en E-o plej malfrue la 15-an de marto 2008 kaj partopreni ekzamenon je fino de marto 2008. Jam malmultajn tagojn post la lanĉo de la konkurso oni atingis la 100 aliĝojn! Do oni havas jam la 100 kandidatojn kiuj nun studas la lingvon por partopreni en la premiado. Kaj ankoraŭ daŭre venas pliaj interesuloj! Do oni jam nun povas paroli pri la plej sukcesa kampanjo okazinta por E-o en Svislando de post la tempo kiam Lidia Zamenhof en la 20-aj jaroj faris sian prelegvojaĝon! Dietrich WEIDMANN, kunprezidanto de SES concours@concours-esperanto.ch
Usono En la paĝaro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo (http://www.iĉlm.org) estas libreto kiu havas unu kolorigeblan paĝon por ĉiu litero de la alfabeto: http://www.iĉlm.org/abc. La vortoj estas: arbo, birdo, cirklo, ĉevalo, domo, elefanto, fiŝo, gitaro, ĝirafo, hundo, infano, jako, ĵipo, kato, libro, mano, nesto, ombrelo, pomo, roboto, stelo, ŝuo, tablo, urbo, vagono, zebro. Estas ankaŭ kolora karto kun la alfabeto kaj alia karto kun 10 numeraloj: http://www.iĉlm.org/abc/litero01.htm. Eblas presi la kartojn kaj tondi kartetojn por ĉiu litero, aŭ numeralo. La vortoj estas: aŭto, balono, citrono, ĉevalo, domo, erinaco, flago, gitaro, ĝirafo, hundo, ĥameleono,
IPR 08/130
— pàgina 31 del PDF —
insulo, jodo, ĵurnalo, kato, lupo, monto, najlo, ombrelo, pano, robo, skarabo, ŝipo, tondilo, urso, vulpo, zebro. En ĉi tiu retejo estas kelkaj aliaj libretoj por infanoj, kaj ankaŭ por komencontoj. Kelkaj havas anglajn klarigojn aŭ hispanajn klarigojn, sed plejmulte ili estas en Esperanto, kun multaj desegnoj faritaj de infanoj. Informis: Enrique ELLEMBERG, Fremont, California, Usono http://esperantofre.com; <eenrike@gmail.com> NASK 2007-2008 en Kalifornio „California, here I come, Right back where I started from” („Mi revenas al Kaliforni’, al la lok’ kie startis mi.”) Ĉi tiu frazo el malnova usona popolkanto povus esti la temo de la ĉi-jara NASK-o (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto). Antaŭ 38 jaroj, NASK komenciĝis ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Ĝi translokiĝis en 2001 al la Altlernejo de Internacia Trejnado (School for International Training) en Vermonto kaj ĉi-jare revenis al Kalifornio. Anstataŭ la nebuloj de SanFrancisko, la partoprenantoj estis benitaj per la bluaj ĉieloj kaj blua maro de sunriĉa suda parto de la ŝtato ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD). Partoprenis 24 lernantoj, ĉefe de Usono sed ankaŭ de Makedonio, Germanio, Japanio, Irano kaj Kanado.
IPR 08/131
— pàgina 32 del PDF —
El la 5 eblaj niveloj de E-instruado ĉe la universitato, lernantoj povis elekti inter du niveloj ĉi-jare: meza kaj supera. Ambaŭ studprogramoj emfazis la aktivan uzadon de E-o. La vivo kaj verkoj de William AULD ĉefrolis en la supera kurso sub la gvido de d-ro Paul GUBBINS (Britio) kaj estis parto de la studmaterialo en la meznivela kurso de Lee MILLER (Usono). Tim WESTOVER (Usono) revenis kiel redaktoro de la studenta ĵurnalo, la NASKa Fasko kiu enhavis la artikolojn, poemojn kaj eĉ ŝercdesegnaĵojn de la lernantoj (vidu ĉe: http://www.literaturo.net/ naskafasko/2007). Tim aranĝis ankaŭ vesperajn programojn kaj ekskursojn al interesaj apudaj vidindaĵoj (la plej ŝatata estis la marbordo, kiu estas tiel proksime ke oni povas atingi ĝin piede.) Pro la fakto ke la partoprenantoj loĝis kvarope en la apartamentejo Internacia Domo, manĝis en apuda studentmanĝejo, frekventis la kursojn en la mateno, ekskursis aŭ aŭskultis prelegojn en la posttagmezo, vespere aŭ semajnfine, ili povis perfektigi sian E-on la tutan tagon. Multe helpis la lokaj e-istoj kiuj ne nur vizitis dum eksterprogramaj horoj sed ankaŭ helpis veturigi la kursanojn diversloken. Tuj je la fino de la sesio, preskaŭ duono de la partoprenantoj iris al Tijuano, Meksiko, por la usona landokongreso kun meksikaj aktivuloj. NASK 2008 okazos denove ĉe UCSD, kie tri kursoj haveblos: postbaza, progresiga kaj supera. La instruistoj: Lee MILLER (post-baza), Birke DOCKHORN (progresiga), Bertilo WENNERGREN (supera). Datoj: 30 junio-18 julio. Detaloj: http://esperanto.org/nask/ aŭ Ellen M. EDDY, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512 Usono, <eddyellen@aol.com>
Reago (al la artikolo de Rob MOERBEEK en IPR 07/4, p. 17-19.) Kara sinjoro MOERBEEK, nepre sendu pliajn similajn ekzercojn al samideano Németh por publikigo. Ili estas bonegaj. Jen miaj komentoj pri kelkaj frazoj: 2) Ĉu la nocio estas konata al vi? (mi uzas „al”; komparu en PIV: Al neniu klera homo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. (Zamenhof) 5) Mi ne dirus „samkiel”, sed „same kiel”. „Samkiel” mi tolerus nur en poezio. 7) „Malbonfartigis” estas tro longa verbo. Mi dirus: „Ŝi malbone fartis pro la ondoj.”
IPR 08/132
— pàgina 33 del PDF —
21) La frazo „La blankuloj venis por (= kun la intenco) koloniigi niajn prateritoriojn” estas senerara. Sed: „La blankuloj koloniis la landon, la regionon” signifas, ke ili establis/fondis kolonion tie. Mi scias, ke la verbo „koloniigi” ne troviĝas en la nova PIV. 26) La esprimo „mi ne aŭdis de vi” malplaĉas al mi. Mi preferas „vi ne diris al mi”. Josef SCHIFFER2
Por via notlibro Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (El la Antaŭparolo por la esperantlingva eldono) Eŭropa Referenckadro en Esperanto – Esperanto en Eŭropo Meze de decembro finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. La resuma verko „Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado” celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEAILEI. La akreditigo de tiu novtipa ekzameno nun okazas ĉe ALTE3. 2
Josef SCHIFFER naskiĝis en 1939 en la germana Nordrejn-Vestfalio. Li studis en la universitato de Kolonjo kaj fariĝis anglisto kaj romanisto, instruisto en mezgrada lernejo por la angla kaj franca kaj poste fakinstruisto por la angla en faklernejo. Li estas e-isto ekde 1977 kaj fondinto de la E-grupo de Villingen-Schwenningen. Ekde la komenco li gvidas la E-kursojn de ĉi tiu grupo kaj evoluigis metodon de gvidata memlernado konatan kiel «Metodo Ŝifro». Li instruis E-on dum multaj Eseminarioj, kiujn li plejparte ankaŭ organizis. Kiel ekzamena komisaro de la Germana E-Instituto li preparis kaj gvidis lingvajn ekzamenojn. Li aktivas en la estraro de BAVELO (Baden-Virtemberga E-Ligo). – NdlR 3 Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo
IPR 08/133
— pàgina 34 del PDF —
La unuaj tiaj ekzamenoj estas planataj por la dua parto de 2008. La Referenckadra projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo www.edukado.net. La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin KOVÁTS, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Sylvain LELARGE, Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI. La tradukinto Roel HAVEMAN, dum monatoj per persista kaj diligenta laboro, esperantigis la dokumenton. Por la traduko de la Referenckadro kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj, post la publikigo de ĉi tiu esperanta versio, estos norme sekvindaj kaj aplikindaj en ajna ekzamensistemo ene de Esperantio. Dum la tradukado Roel HAVEMAN zorge kompilis ankaŭ librofinan indekson, kiu estas la plej riĉa indekso de la ekzistantaj Referenckadro-versioj. En la kontrolo de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc BAVANT, Ranieri CLERICI, István ERTL, Katalin KOVÁTS, Rob MOERBEEK kaj Brian MOON. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. VEUTHEY. La E-traduko de la Referenckadro baldaŭ listiĝos sur la oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo kiel la 32-a versio apud 31 nacilingvaj tradukoj. La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la donaco de la Fondaĵo Saliko estas uzata por eldonaj kaj organizaj kostoj. La libro estas elŝutebla el la retejo www.edukado.net, kaj multobligebla por nekomercaj celoj. Ĉe la Libroservo de UEA fine de januaro kontraŭ produktokostoj akireblos multobligitaj ekzempleroj, kiuj bone povas servi kiel informmaterialo donacota al bibliotekoj kaj al landaj edukinstancoj. Kun la espero ke per tiu ĉi laboro la teamo kontribuis al pli kvalita kaj pli moderna instruado de la internacia lingvo, al pli sistema kaj internacie normigita pritaksado de niaj lingvokapabloj4, kaj al la akceptigo de E-o kiel socikultura kaj lingvopolitika fakto, eŭrop- kaj mondnivele, jene ni donacas ĝian rezulton al ILEI kaj al la uzantoj kaj instruantoj de la internacia lingvo tutmonde. Apliku ĝin flekse por pluiri la komencitan vojon. Katalin KOVÁTS, redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la Referenckadro-projekto 4
TORPEDo-3 (Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia) 2-5 oktobro 2008 en Herzberg, Germanio. Novtipaj ekzamenoj laŭ la Referenckadro en niveloj A-B-C, postularo, modeltestoj, trejnado de ekzamenantoj – estos unu el la ĉeftemoj. Interesiĝantoj, partoprenontoj bv. kontakti: ICH, <esperanto-zentrum@web.de>, Zsófia KÓRÓDY
IPR 08/134
— pàgina 35 del PDF —
Ateliero okaze de la ILEI-Konferenco en Portonovo La celo: verki libreton uzeblan en E-kursoj en Afriko laŭ la spirito de la Speciala Projekto DANIDA-UNESKO (verkoj de afrikanoj por afrikanoj en la kadro de la Neformala Edukado, konsiderante edukadon post alfabetiĝo, solvon de diversaj ĉiutagaj problemoj kaj egalecon de la seksoj). Post traduko la libreto povus perfekte integriĝi en la ekzistantan serion. La problemo: miloj da mortoj de infanoj en iuj regionoj de Afriko pro nura manko de provitaminoj A facile troveblaj surloke en plantoj kiujn tradicioj malhelpas manĝi. Nia kontribuo je unu solvo: la verkontoj de tiu libreto devos imagi simplan rakonton (kun ilustraĵoj), konvinkonte la virinojn preteriri antaŭjuĝojn kiuj malutilas al iliaj infanoj, kiel ekz. „manĝado de citrono detruas la stomakon”, kaj konsekvence elekti nutradon sen manko de vitaminoj. Organizo: libere elektebla aliĝo por ĉiu partoprenonto de la Konferenco. Prezento de la ateliero kaj de ties laboro okazos je la komenco kaj fino de la konferenco. Por ricevi pliajn informojn aŭ kunlabori en la preparlaboroj bv turni vin al Jean-Pierre BOULET, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60, <bouletjeanpierre@freesurf.fr>.
Ekzercoj por kursgvidantoj Pasintjare aperis ĉe FEL legolibro Nemave edifi de Stefan MACGILL, siatempa prezidanto de ILEI. Ĝi prezentas kvar teatraĵojn, prozaĵon kaj poemon. La libro prezentas ankaŭ ekzercojn, demandojn kaj rolludojn por suplementi la legaĵojn por ke ili estu uzeblaj en kursoj aŭ por memstudo. Nun ekaperis ĉe edukado.net respondoj por ekzercoj aperigitaj en la libro kaj laŭscenaj resumoj de la teatraĵoj, por ke gvidantoj rapide akiru superrigardon de la prezentota materialo. Troveblas rete ankaŭ rolludoj, demandoj kaj respondoj por ĉiu sceno; baldaŭ aperos konsiloj al gvidantoj kaj pliaj ekzercoj, neprezentitaj en la libro. Vidu ĉe: http://www.edukado.net/pagina/Legejo/149/\#19606.
IPR 08/135
— pàgina 36 del PDF —
Juna amiko en 2008 La revuo aperos ĉi-jare same kiel en 2007: trifoje, ĉiam kun 52 paĝoj. La tarifoj restas senŝanĝaj. Tarifo 1 Tarifo 2
1 ekz. EUR 14 EUR 9
Ekde 3 ekz. po EUR 11 po EUR 7
Perantoj en tridek landoj akceptos abonojn, kun grandaj rabatoj por kvantaj liveroj. La revuo plu raportos pri la kunlaboro kun Interkulturo, AKEL, Lingvolanĉilo kaj similaj projektoj. Ĵus aperis numero 2007/3, kaj ĝi estas nun ekspedata.
Konkurso por Konferenco 2010! Kie ILEI konferencos en 2010? – ankaŭ Vi povas helpi la decidon! ILEI-konferenco povas okazi ĉie, kie estas aktivaj esperantistoj! La estraro de ILEI alvokas Vin al konkurso: Lanĉu la ideon en Via lando, en instruista rondo. Ĝuu internacian aranĝon en propraj lando, urbo, klubo – konatigu ilin al monda esperantistaro, kaj partoprenu ĝin preskaŭ senkoste! La landaj sekcioj de ILEI povas konkursi por la aranĝado de la ILEI-konferenco en 2010. Multaj E-aranĝoj por la sekvaj kelkaj jaroj jam estas planitaj: Ekz. UK en 2009 okazos en Bjalistoko (25 julio – 1 aŭgusto). Ankaŭ por UK en 2010 jam estas kandidatoj kaj TEJO jam lanĉis konkurson por IJK en 2009. En 2008 ni konferencas en Portonovo (Benino, Afriko, 29 julio -5 aŭgusto) tuj post UK (informoj en IPR kaj ĉe www.ilei.info). En 2009 ni konferencos en Maribor (Slovenio) fine de julio, antaŭ UK. Pliaj informoj aperos en IPR kaj la retpaĝo de ILEI – bonvolu regule viziti ĝin. Post Azio kaj Afriko indus esplori aliajn mondopartojn. Se en via lando estas aktivaj esperantistoj, se vi ŝatas instrui, organizi, gastigi
IPR 08/136
— pàgina 37 del PDF —
internacian aranĝon, se vi volas informi pri la utilo de la internacia lingvo, invitu ILEI-konferencon! Vi povos profiti ankaŭ de la Lingva Festivalo kaj Simpozio. Bv. sendi vian proponon ĝis la 30-a de majo 2008 al estrarano pri konferencoj: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, LIETUVA, mob. +43 664 3682299, au aidute@mail.lt. La estraro esploros Vian proponon kaj informos pri la decido ĝis fino de junio 2008. Por priskribi la proponon, bonvolu uzi informilojn, kiuj aperas en IPR aŭ retpaĝo de ILEI kaj nepre konsultu la Konferencan regularon: http://www.ilei.info/dok/regularo\_konferencoj.rtf. La celo estas sufiĉe frue anonci pri la elektitaj loko kaj dato por povi tre bone pretigi la konferencon, por allogi kiel eble plej multe da partoprenantoj, por fari nian konferencon ŝatata kaj prestiĝa E-aranĝo, al kiu kunvenu ne nur instruistoj kaj instruantoj, sed ĉiuj lingvemuloj. Atendante Viajn proponojn Estraro de ILEI
Atentigo pri medikamento Ermanno TARRACCHINI (IT) estas pedadogo en ŝtata mezlernejo de la itala urbo Modeno kaj docento en la universitato de Modeno/Reĝo-Emilio pri la kvalifikigaj kursoj por la akiro de la instrukapableco favore al tielnomataj „alikapablaj” gestudentoj. Li estas konstatanta ke ĉiam pli ofte senskrupulaj psikiatroj preskribas al infanoj iomete pli “malatentaj” la pilolon Ritalin, kiu devus efiki kontraŭ tiu ĉi „hiperaktiveco pro nesufiĉa atento”. Tamen oni ne scias ĉu la “bebo-piloleto” trankviligas aŭ ruinigas la infanojn. El Usono intertempe venas alarmo pri la eblaj flankaj efikoj kiel korproblemoj kaj emo al sinmortigo. Jen intervjuo de la itala ĵurnalo „La Stampa” aperigita la 10-an de marto 2007: „Oni kuracu per amo kaj per pedagogio, ne per medikamentoj”, substrekas la itala instruisto.
IPR 08/137
— pàgina 38 del PDF —
Profesoro Ermanno Tarracchini, vi estas biologo kun kvalifiko pri farmakologio kaj helpinstruisto, en Modeno. Vi aperigis plurajn raportojn kontraŭ tiuj ĉi medikamentoj. Kial? „Kelkaj diagnozoj koncernantaj certajn deficitojn estas realaj, kiel la surdeco, la blindeco, la sindromo de Down…ktp… Aliaj, kiel ekzemple tiuj, kiuj rilatas al la tiel nomita deficito de atento, estas objekto de diskuto. Mi opinias ilin senvaloraj etikedoj, ili kamuflas la efikojn de la malfacilaĵoj de la vivo de la plenkreskuloj sur la infanoj”. Ĉu vi havis rektajn spertojn pri hiperaktivaj infanoj? „Jes”. Ĉu veras, ke ilia nombro estas kreskanta? „Mi vere ne kredas tion. Ili estas etuloj pri kiuj iam oni diris, ke ili enhavas vivantan arĝenton, kiel ŝtormaj friponetoj (itale: Ĝamburaska). Hodiaŭ, pro tiu medicina trudado, ili ekfariĝas malsanuloj. Multaj aspektoj de la ĉiutaga vivo, cetere, estas patologie ligitaj”. Kiel vi sukcesis helpi al viaj ŝtormaj friponetoj? „Antaŭ ĉio pensante, ke ili ne estas malsanaj, sed ofte rezultoj de ne adekvata edukado. Ĉefe pro manko de aŭskultado, pro tro da aŭtoritatismo aŭ da permesivismo. Mi eksperimentis klasasembleojn, kiuj helpas al ili respekti la tempojn de aŭskultado kaj de dialogo. Mi ekspluatis la potenzialon de la teatro, de la muziko kaj de la danco. Tamen, pli multe ol tio, mi konsciiĝis, ke tiuj infanoj havis malsamajn neŭropedagogiajn bezonojn, aspektojn kiuj devas deiri de la moviĝo. Laŭ la spuroj de tiuj ĉi observadoj la rezultoj estis bonegaj. Mi memoras iun knabinon kun apartaj malfacilaĵoj: nun ŝi ne plu estas “malatenta kaj hiperaktiva” kaj la transformiĝo okazis en tri jaroj sen Ritalin, nur dank’ al sociaj kaj pedagogiaj instrumentoj, donantaj al ŝi pli grandan atenton kaj aŭskultadon deflanke de la plenkreskuloj, de la geinstruistoj, de la gepatroj kaj de ŝiaj samklasanoj”. Longa kaj streĉa laboro… „Nu, jes ja, tiu estas sinengaĝa sinteno. Ĉar la instruisto devas bonege prepari la lecionojn kaj doni grandan atenton al la tempoj kaj al la ritmoj laŭ kiuj li intervenas. La malgranda pilolo estas sendube vojo pli facila. Sed, krom ne solvi la problemon, ĝi povas postuli tre altan koston”. Daniela DANIELI, Romo
IPR 08/138
— pàgina 39 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto); Boris Grigorjeviĉ Kolker (Vicprezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (www.tejo.org, poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: François Hounsounou (adr. sur p. 40., Benino). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mireille.grosjean@rpn.ch
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5. Rete: <jozefonemeth@yahoo.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 08/139
— pàgina 40 del PDF —
SEKCIOJ Albanio: Vasil Pistoli, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, selimibardhyl@yahoo.com Aŭstralio: Penny Vos, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo NSW, penivos@yahoo.com Belgio: Iwona Kocięba, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem, iwona.kocieba@telenet.be Benino: François Hounsounou, BP 226, BJ-Lokossa-Mono, hounfranc@yahoo.fr Brazilo: vakas geinstruistoj@ileibr.org Britio: Tellier Angela, 10 Marina Gardens, GB IP11 2HW Felixstowe, Suffolk, angela@esperantoeducation.co.uk Ĉeĥio: Jana Melichárková, CZ-696 02 Ratíškovice 938, melicharkova@quick.cz Ĉinio: vakas Danio: Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4. tv. DK-2100 Kobenhavn, arnecasper@dbmail.dk Finnlando: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito cantskog@kolumbus.fi Francio: Michel Dechy, 65 allée de la Crémaillère, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, michel_dechy@hotmail.com Germanio: Zsófia Kóródy, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, zsofia.korody@esperanto.de Hungario: József Németh, Fı u. 41/5, HU-8531 Ihász, jozefo.nemeth@gmail.com Irano: Hamzeh Ŝafii, P.O. Kesto 17765-184, IR-Teheran, hamzeh@esperanto.org Italio: Luigia Oberrauch Madella, via Prampolini 8, IT-43100 Parma, silkovojo@aliceposta.it Japanio: Isikawa Tieko, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353-0006, isksanjo@ff.emansion.com Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, ES-17300 Blanes, pmarti10@xtec.cat
Korea Resp.: CHO Sung Ho, Department of Biology, Inha Universitato, Incheon KR-402-751, shcho@inha.ac.kr Kroatio/KEL: Marija Jerković, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, mjerkovic@net.hr Kroatio/KEU: Ivan BekavacBasić, Kuŝlanova 59, HR-10000 Zagreb, ilei@hes-keu.hr Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, Malecón 659 entre Belascoaín y Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Habana, kubesp@enet.cu Nederlando: Atilio Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, iesperanto@versatel.nl Norvegio: Anne-Karin Bondhus, Gjerdeveien 157, NO-4028 Stavanger, akbondhus@c2i.net Pollando: Piotr Nosek, ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 Kraków, piotr.esp@gmail.com Rumanio: Mihai Trifoi, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, trifoi@honoris.ro Rusio: Irina Gonĉarova, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, Mosk. obl. RU-143000, mirina@online.ru Svedio: Siv Burell, Lekstorpsv. 46 E, SE-443 41 Graabo, siv.burell@telia.com Svislando: Mirelle Grosjean, Grand-rue 9. Pf. 9, CH-2416 Les Brenets, mireille.grosjean@rpn.ch Togolando: Attiogbe-Agbemadon B., Mensah, T.I.E.To, B.P. 13169, Lome-TOGO, esp.togo@cafe.tg Ukrainio: Nina Daniljuk, prospekt Sobornosti 32-108, UA-43026 Luck-26, nina_daniljuk@ukr.net Usono kaj Kanado: Doroteo Holland, 5140 San Lorenzo Dr, Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh77@gmail.com Venezuelo: vakas
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Portugalio: vakas Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radp@ptt.yu Slovenio: Marija Zlatnar-Moe, Miliĉinskega 66, SI-1000 Ljubljana, Marija.Zlatnar@guest.arnes.si Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru
IPR 2008/2
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
IPR 08/21
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduke …………………………………………………………….3 Ilona KOUTNY: Dekjariĝo de la Interlingvistikaj Studoj en UAM………….4 Dennis KEEFE: Kiel starigi kaj organizi LF en via urbo? (parto I.)……….7 Seán Ó RIAIN: La defio de la politiko de plurlingveco […] ……………….15 RAITA PYHÄLÄ: Lerneja malbonfarto……………………………………………21 BARDHYL SELIMI: Dialektiko en matematiko ………………………………….23 El landoj kaj sekcioj (AR, BE, BG, CN, DE, HU, PL, SE, VE) …………..27 Por via notlibro (Peter BALÁŽ, Zsófia KÓRÓDY) ……………………………..34 Forumo (Aleksandr GRIŜĈENKO)…………………………………………………37
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Vicprezidanto: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. Instrukapabligado kaj edukaj centroj. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, fakso: (+31 70) 358 4422, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Vicsekretario: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio. Tel. (+40)267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyotofu, JP-621-0855, Japanio. <esperanto@d0y0b.com>. Azia agado.
La nunan numeron ni sendis al la presejo 29 aprilo 2008, redaktofino por la sekva numero 31 aŭgusto 2008.
Titolpaĝe: D-ro Iván BUJDOSÓ kun la ĵus ricevita materialo de Lingvolanĉilo dum la 24-a Pedagogia Tago en Budapeŝto 8 marto 2008. Legu pli sur p. 31-a!
IPR 08/22
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, University of Hyderabad; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, Magyar Tudományos Akadémia, Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio; estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
Enkonduke Antaŭ 10 jaroj fondiĝis la unua Egrupo ĉe UAM en Poznań, pri la kursoj raportas la fondinto/gvidanto Ilona KOUTNY. Alia (eks)hungarino, Zsófia KÓRÓDY raportas pri la Einstrua agado de E-Centro en Herzberg, pri la lingvotestada konferenco en Cambridge kaj pri TORPEDO-4 okazonta en oktobro 2008. En IPR 07/4 vi povis legi artikolon de Dennis KEEFE pri la organizado de Lingvaj Festivaloj. Nun li daŭrigas la temon, donante praktikajn konsilojn. Pro la amplekso de lia materialo, la dua parto de lia grava artikolo povos aperi nur en IPR 08/3. La „Lerneja malbonfarto” de Raita PYHÄLÄ provas klarigi la pasintjarfinan tragedion en Finnlanda lernejo. IPR servas la instruistojn kaj ne nur la instruadon de E-o mem. Ankaŭ la artikolo de Bardhyl SELIMI estas bona ekzemplo por tiu principo. Ĝin povas ĝui kaj utiligi ne nur matematikistoj. Laŭ mia persona opinio (sed mi ja estas hungaro) la plej grava novaĵo en la rubriko „El la landoj kaj sekcioj…” estas la fakto, ke ILEI/UEA kaj la neesperantista hungara instituto ITK provas kune ellabori sistemon de unulingva E-ekzamenoj. Bonan legadon! Jozefo Németh, redaktoro
IPR 08/23
— pàgina 4 del PDF —
Dekjariĝo de la Interlingvistikaj Studoj en UAM de Ilona KOUTNY, Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznań (PL) En la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań, Pollando) la unua malgranda grupo komencis siajn studojn pri interlingvistiko en 1998. La Studojn fondis kaj gvidas Ilona KOUTNY, kiu transloĝiĝis al Pollando kaj ekinstruis en UAM, laŭ la modelo de la iamaj internaciaj esperantologiaj studoj en ELTE (Budapeŝto), kie ŝi laboris antaŭe. La Studoj havas surlokan bazon kun kolegoj: Michael FARRIS, lingvisto, Bradio MORO, interlingvisto, kaj Zbigniew GALOR, sociologo. Oni engaĝas polajn fakulojn kiel Maria MAJERCZAK, metodikistinon el la Jagielona Universitato (Krakovo), Lidia LIGĘZA, poetinon, kaj Tomasz CHMIELIK, literaturiston. Enkadre de la Studoj gvidas kursojn elstaraj esperantologoj: Vera BARANDOVSKA-FRANK, Vilmos BENCZIK, Detlev BLANKE, Michel DUC GONINAZ, István ERTL, Aleksander KORĴENKOV, Katalin KOVÁTS, Aleksander MELNIKOV, Humphrey TONKIN, Blazio VAHA kaj John WELLS. La Studoj altiras pli kaj pli da gestudentoj el diversaj landoj de la mondo.
Foto el la jaro 2004
IPR 08/24
— pàgina 5 del PDF —
La stipendioj de ESF subtenas kelkajn gestudentojn. La tria grupo finos siajn studojn en tiu ĉi studjaro. Programo de la postdiploma studado pri interlingvistiko La 3-jara ekstera postdiploma studado donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas internaciajn lingvojn kaj planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de E-o. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Pro sia komplekseco la studoj estas unikaj. La instruista trejnado estas sur bona vojo La metodikan specialiĝon reĝisoris energie ankaŭ ĉi-foje Katalin KOVÁTS, la ekzamenoj dum la lasta sesio en februaro iĝis metiejaj diskutoj de veraj instruistoj. Kurson pri metodiko gvidis Maria MAJERCZAK kaj kontribuis Zsófia KÓRÓDY kaj Ilona KOUTNY. La partoprenantoj havis eblon testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa lingvoekzameno, kiun ILEI ellaboras kun la budapeŝta lingvoinstituto ITK por akreditigo). La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la formado de E-instruistoj, kiu delonge atendis solvon. La kontrakton inter la du institucioj nun subskribis la gvidanto de la Studoj, Ilona KOUTNY, kaj la dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. Józef DARSKI, vicdekano prof. Jacek WITKOŚ, aliflanke Zsófia KÓRÓDY, vicprezidanto de ILEI.
Grupo de junuloj en februaro 2008
Enkadre de la komuna programo kaj formado estis eblo jam en septembro aliĝi al la metodika specialiĝo de la Studoj, kiu realiĝas en la studjaro 2007/08. La ses aliĝintoj (el 5 landoj) krom la komunaj metodikaj kursoj kaj ekzamenoj povis parto-
IPR 08/25
— pàgina 6 del PDF —
preni lingvan perfektigon, minikursojn pri literaturo, historio kaj gramatiko. Malferma prelego en la Lingvistika Instituto La nuna interlingvistika grupo (18 persistaj gestudentoj el 10 landoj) – dum sia lasta sesio – partoprenis entuziasme la prelegojn kaj praktikan laboron en tri specialiĝoj: komunikado, lingvistiko kaj metodiko. Okazis kurso pri interkultura komunikado fare de Humphrey TONKIN (lingvo kaj socio), Michael FARRIS (signolingvo kaj parolata lingvo); pri radia komunikado fare de Barbara PIETRZAK (longjara gvidantino de la Esperantaj elsendoj de Radio Polonia, nun ĝenerala sekretario de UEA); pri sociologiaj aspektoj de komunikado fare de Zbigniew GALOR, pri vortospecoj kaj denaskismo fare de Balázs WACHA (Blazio Vaha). La nunan sesion stampis la intensa kontribuo de Humphrey TONKIN. Li prelegis ankaǔ pri la nuntempaj problemoj de la E-movado por la tuta grupo kaj eksteraj interesiĝantoj. El liaj antaŭaj prelegoj naskiĝis lia libro Lingvo kaj popolo (2006). La nova kurso estis denove instiga. La invititaj gastoj certigas ankaŭ kontaktojn kun aliaj kolegoj en la universitato. Por kolegoj kaj gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM, kiuj grandnombre aperis malgraǔ la intersemestra feriaro, H. TONKIN prelegis angle pri Ekskludo kaj inkludo en Eǔropo: serĉado de eǔropa lingvopolitiko kun granda sukceso. Ankaǔ lia interparolo kun vicrektoro prof. Marek KRĘGLEWSKI (kiu malfermis la publikan lingvopolitikan konferencon de la Studoj en septembro 2006) estis fruktodona.
Aŭskultantoj de Humphrey TONKIN en februaro 2008
IPR 08/26
— pàgina 7 del PDF —
Ankaŭ amuziĝo Kiel tradicie, dum la semajno okazas la komuna vespero de gestudentoj kaj geprelegantoj kun partopreno de poznaniaj esperantistoj. Krom la bonetosa vespermanĝo okazas libera kultura programo. Ekskurso al la bela kastelo kaj parko de Kórnik apud Poznań kompletigis la kulturan programon ĉi-foje. La septembrajn sesiojn sekvas la riĉa kultura programo de Arkones. Interlingvistika simpozio kaj nova starto La Interlingvistikaj Studoj festos siajn 10-jarojn da ekzistado en septembro (18-19) per solena interlingvistika simpozio, al kiu ni invitas ĉiujn niajn ĝisnunajn prelegantojn kaj gestudentojn kun aŭ sen prelego. Ni bonvenigas ankaŭ ĉiujn interesiĝantojn por la abunda programo, kiun eblas ligi kun la kultura aranĝo Arkones (19-21.09.2008). Novaj aliĝantoj povos komenci siajn 3-jarajn studojn (unua sesio: 13-17.09). Paralele okazos la sekva unujara instruista trejnado de UAMILEI. (Informoj: <interlin@amu.edu.pl>)
Lingva Festivalo:
Kiel starigi kaj organizi LF en via urbo? de Dennis KEEFE (Parto I-a) Lingva Festivalo (LF) estas speciala evento en kiu lingvoj estas instruataj al ĝenerala publiko per specimenaj lecionoj kiuj daŭras malpli ol unu horon.1 En mia lasta artikolo pri LF, mi priparolis kelkajn ideojn por fari efikan kaj interesan kurseton por ĝenerala publiko.2 Nun mi volas iom priskribi la organizadon mem de la festivalo: kion oni devas fari, ekzemple, por trovi kursgvidantojn, kaj kiamaniere oni povas organizi la tagon de la festivalo. Krome, mi priparolos la aldonon aŭ ne de kromaktivaĵoj kiel 1
Pri la diferenco inter Lingva Festivalo kaj Lingva Foiro, vidu «Lingva Festivalo ne estas Lingva Foiro»: www.liberafolio.org 2 IPR 2007/4 «Lingva Festivalo – Kiel fari efikajn, interesajn kursetojn por ĝenerala publiko»
IPR 08/27
— pàgina 8 del PDF —
internacia muziko kaj standoj. Mi ankaŭ priparolos rimedojn por anonci kaj reklami vian festivalon. Kune, la unua artikolo pri la kurso mem, kaj ĉi tiu dua artikolo pri la organizado de tiuj kursoj donos al vi, eventuala organizanto de LF, kelkajn utilajn ideojn kiujn vi modifos laŭ viaj lokaj cirkonstancoj por fari kompletan, sukcesan Lingvan Festivalon. Ni memoru, ke en LF ĉiuj lingvoj, grandaj aŭ malgrandaj, prestiĝaj aŭ senprestiĝaj, rajtas esti prezentataj. La unua LF en Tours, Francio en la jaro 1995 havis 32 lingvojn, 96 kursetojn, kaj 789 gelernantojn. La plimulto el tiuj lingvoj estis malgrandaj. La tria de tiu sama urbo havis 85 lingvojn, 254 kursojn, kaj pli ol 3600 personojn kiuj ĉeestis la lecionojn, do granda kvanto de nekonataj, neprestiĝaj lingvoj. Post la unuaj LF-oj en Francio kaj favoraj artikoloj en Heroldo de Esperanto en 1995 kaj 1996, la festivalo rapide etendiĝis en aliajn landojn kun la komenco de la La aŭtoro kun esperantisto Peng el granda LF en Ĉeboksaro fare de Wuhano ĉe la Budhana Templo en Aleksandr BLINOV, kaj pli malDuobao, Ĉinio, la templo de fama ĉina grandskale aliloke kiel en Finnesperantisto Miaohui. lando fare de Mathi LATHINEN. Hodiaŭ LF komencas kreski rapide en multaj landoj kaj ĝis nun okazis almenaŭ unufoje en verŝajne pli ol dudek landoj, kiel Armenio, Belgio, Bosnio kaj Hercegovino, Brazilo, Danio, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Irano, Japanio, Jugoslavio/ Serbio, Litovio, Luksemburgio, Pollando, Rusio, Slovakio, Slovenio, Svedio, Ukrainio kaj Usono. Speciale en Rusio, danke al Aleksandr BLINOV kaj aliaj esperantistoj, LF okazis, ofte ĉiujare,
IPR 08/28
— pàgina 9 del PDF —
en multaj urboj: Ĉeboksaro, Ivanovo, Kovrov, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tiĥin, Uljanovsk, kaj Volgogrado.3 Sed antaŭ ol skizi la diversajn partojn de modelo kiun vi povos libere utiligi por via LF, mi volas substreki du aferojn: unue, ke vi ne bezonas fari grandan LF ekde via unua festivalo. Vi povas komenci per tre malgranda LF, utiligante nur kelkajn lingvojn. Dek instruataj lingvoj dum posttagmezo povas sufiĉi. Due, memoru, ke vi povas fari Lingvan Festivalon laŭ via maniero kaj laŭ viaj lokaj cirkonstancoj. En ĉi tiu artikolo, mi priskribas modelon kiu eble helpos al vi pripensi pli profunde la organizon, sed vi mem kiel venonta organizanto de festivalo havos vian propran stilon kaj metodon. La partoj de la modelo por starigo kaj organizado de LF-oj inkluzivas erojn kiujn vi aranĝos antaŭ kaj dum la LF. Por la antaŭaj eroj vi planos daton, lokon, lingvojn instruatajn, kursgvidantojn, trejnadon, informadon kaj reklamadon, kromaktivaĵojn, la budĝeton ktp. Ni komencu kun kelkaj ideoj pri la dato. Se la dato estas bona, la kvanto da partoprenantoj en la festivalo povas multobliĝi. Do, en kiu sezono, en kiu tago okazos via LF? Tio kompreneble dependas de via loka situacio. Por elekti la bonan daton vi devas pensi kaj pri la ĉeestonta publiko kaj pri la instruontaj kursgvidantoj. Se via LF estas proksime de universitato kaj vi esperas, ke multe da studentoj venos, vi kompreneble okazigos LF dum la lernojaro. Estus bone tiuokaze, ke vi parolu kun lokaj studentoj por trovi la plej bonajn datojn. Vi devas pensi ankaŭ pri viaj instruontoj, kiam vi elektas la daton. Kutime, speciale por la unua LF en urbo, vi bezonos multe da tempo por trovi instruantojn, kaj poste trejni ilin por partoprenado en la LF. Se vi okazigas vian festivalon tuj post longaj, ekzemple, someraj ferioj, povos esti ege malfacile ĝustatempe organizi la instruadan flankon de LF. Pri la tagoj kaj horoj, kutime la plejparto de niaj LF-oj okazas semajnfine. En la urbo Tours en Francio, ni faris la unuan LF nur sabate, inter la 10-a matene kaj la 19-a vespere. En la dua, ni aranĝis ĝin por du tagoj, sabate kaj dimanĉe, aldonante pluan horon vespere. En la tria festivalo, ni faris la saman aranĝon, sed aldonis prelegserion kiu komen3
Ne nombritaj ĉi tie estas la tiel nomataj kvartalaj LF-oj, en kiuj estas malpli ol dek lingvoj instruataj. Aliflanke, kelkaj Lingvaj Festivaloj pli bone kategoriiĝis kiel Lingvaj Foiroj, sed mi ankoraŭ ne havas sufiĉe da informo por fari bonan klasifikon.
IPR 08/29
— pàgina 10 del PDF —
ciĝis unu monaton antaŭ la LF mem.4 Tiuj prelegoj, ofte anoncitaj en la loka ĵurnalo, helpis iomete diskonigi la alvenon de la granda festivalo. Mi rekomendas, ke por via unua LF vi faru nur unu tagoparton, ekzemple, posttagmezon, eble inter la 2-a kaj la 6-a, do kvar horojn entute. Kompreneble tiu horaro dependas de viaj lokaj kutimoj. En Hispanio, mi ne rekomendas tiujn horojn ĉar hispanoj ofte tagmanĝas ĝis la 4-a posttagmeze. Se vi jam pripensis la bonan daton, la bonan tagon, kaj la bonan horaron, vi ankaŭ devas eleki la bonan lokon. La grandaj LF-oj de Tours ĉiam okazis interne. La festivaloj de Ĉeboksaro kaj la plejparto el la aliaj LF-oj same okazis interne. Ni memoru, ke LF estas instruado de lingvoj per mallongaj kursetoj. Tiuj fulmokursoj devas komenciĝi ĝustatempe kaj finiĝi ĝustatempe. La kursgvidantoj bezonas klare aŭdigi sian voĉon, kaj aŭdi la ĉeestantaron. Granda nigra aŭ blanka tabulo estas tre utila por instrui. Ĉio ĉi bezonas internan lokon, unuvorte, klasĉambron. Tamen kelkaj aliaj LF-oj okazis ekstere, ekzemple sur placo aŭ en parko. La LF nomata Ars et Langues en Strasburgo, Francio okazis ekstere. La ILEI-LF en Parma, Italio estis en korto de la urba biblioteko de tiu urbo. Kvankam mi ne rekomendas tiun eksteran modelon, ekzistas kialoj por meti la LF eksteren. Se la vetero estas agrabla kaj ne pluvas, la fulmokursoj povas esti agrablaj. Ekstera LF povas altiri la atenton kaj eblan partoprenon de preterpasantoj. Se la LF estas malgranda kaj ne havas multe da kursoj samtempe, estas relative facile trovi la deziratan kurson; vi ne bezonos rigoran sistemon de informado de kursoj, lokoj, kaj horoj.5 Supozante, ke via LF okazos en konstruaĵo, kiu ejo estus la plej bona? Unue, pensu pri centra loko por ke la ĉeestontoj povu facile atingi vian ejon piede, buse, aŭte, ktp.6 Pro la fakto, ke probable via LF okazos semajnfine, kutime estas pli da bonaj, liberaj ejoj por aranĝo de kursoj. Tutsimple, la plej bona konstruaĵotipo estas lernejo aŭ lernejsimila loko. Tiu lernejo povas esti universitato aŭ mezlernejo ekzemple. En Usono ni faris unutagan festivalon ĉe la Universitato de Illinois en la konstruaĵo nomata Foreign Languages Building, tio estas la Konstruaĵo por Fremdaj 4
La prelegserio estis organizita de neesperantista Beata PLONKA, kiu ankaŭ instruis la polan lingvon dum LF. 5 Memoru, ke ne estas nur unu modelo de LF, do vi povas eksperimenti per novaj aranĝmanieroj por via LF. 6 Multe da LF utiligas univesitaton kiel lokon. En tia cirkonstanco, centreco ne tiom gravas se la partoprenantoj estas ĉefe studentoj.
IPR 08/210
— pàgina 11 del PDF —
Lingvoj. Tiu speciala ejo permesis al ni instrui, samtempe, 18 lingvojn en klasĉambroj jam formitaj por lingvolernado.7 La Granda LF de Tours komenciĝis en kultura centro, kiu havas 14 ĉambrojn, kie ni instruis 12 lingvojn ĉiuhore laŭlonge de la festivalo. Tiu ejo, malsimile al tiu de Usono, ne havis verajn klasĉambrojn, sed ĉambrojn por dumsemajnaj kunvenoj de lokaj asocioj. Ili estis ege malsimilaj laŭ kapacito. Ekzemple, kelkaj enhavis nur 10 sidlokojn dum aliaj enhavis 20 aŭ 50 aŭ 60, kaj la plej granda enhavis 100 sidlokojn. En tia festivalejo, via planado komplikiĝas, ĉar vi devas meti la popularajn (laŭ la nombro de ĉeestontoj) en la grandajn ĉambrojn, kaj la malpli popularajn en la malgrandajn. Do via planado varias laŭ la eco de la ejo. Mi rekomendas, ke vi faru vian LF-on en ejo kie ĉiuj ĉambroj similas, tiel ke vi povas meti iun ajn lingvon en iun ajn ĉambron. Se, tamen, vi troviĝos en loko kie la ĉambroj ege malsimilas je grandeco, vi devas pensi pri pluraj aferoj por sukcese plani. Unue, mi rekomendas, ke vi analizu vian lokan situacion. Kiuj lingvoj, vi pensas, estos la plej popularaj? Mi faris simile en Tours, sed por pliprecizigi mian planadon mi faris enketon ĉe la Universitato François Rabelais de Tours kun 300 studentoj. Laŭ tiu enketo mi kalkulis la popularecon de individuaj lingvoj kaj uzis tion por doni la ĉambrojn al la lingvoj.8 Se viaj lernoĉambroj havas diversajn grandojn, vi devas ne nur pensi pri la populareco de la lingvo, sed ankaŭ pri la personeco de la kursgvidanto. Memoru, ke plejparte la kursgvidantoj ne estas profesiaj lingvoinstruistoj. En la tria LF de Francio, el la proksimume 100 personoj kiuj gvidis kurson, nur eble kvin profesie instruadis lingvon. Tio estas natura sekvo de LF pro la fakto, ke unu ĉefcelo estas instrui lingvojn kiujn oni loke ne instruas. Pro la manko de sperto, ofte la instruantoj mem ne volas instrui en granda ĉambro al granda grupo da personoj. En la usona festivalo, ni sciis, ke la svisa germana lingvo estos tre populara dum la 7
La avantaĝo de klasĉambroj por LF estas, ke ili jam havas la bonan grandon, ke ili estas ekipitaj per tabuloj, skribiloj ktp., kaj, ke ili troviĝas en laŭvica aranĝo, kio faciligas la trovadon de la kursoj. 8 Konkrete por la enketo ni montris al studentoj la liston de la instruotaj lingvoj de la LF, kaj demandis ilin, se ili ĉeestus la festivalon, kiujn tri lingvajn kursetojn ili eventuale ĉeestus. La rezultoj montris kelkajn surprizojn. Ekzemple per tiu enketo ni eksciis, ke estos multe da personoj por lerni la italan kaj ankaŭ francajn kreolajn lingvojn. Ni donis al tiuj lingvoj pli grandajn klasĉambrojn.
IPR 08/211
— pàgina 12 del PDF —
festivalo, sed tamen por respekti la deziron de la kursgvidantino, kiu antaŭe neniam instruis lingvon, ni donis al ŝi la plej malgrandan klasĉambron. La plej grava elemento de la sukceso de via LF estos la kursgvidantoj kaj la lingvoj instruataj de ili. Vi memoras, ke la ĉefa trajto de LF estas, ke ĉiuj lingvoj rajtas partopreni, kaj ke neniu lingvo havas priorataton dum la festivalo. Tiu filozofio de LF multe kontraŭstaras la komercan sintenon de la Komercaj Lingvaj Foiroj, kiel Expolingua de Madrido aŭ Expolangues de Parizo, kie la ĉefaj lokoj rezerviĝas por la potencaj lingvoj kiuj pagas la plej altajn monsumojn por la plej grandaj standoj. Do lingvoj estas ĉe la koro de la LF. Kiamaniere vi povas trovi tiujn lingvojn, speciale se ili ne estas instruataj en via urbo? Kaj kiamaniere vi povas trovi la kursgvidantojn de tiuj lingvoj? Estas multe da manieroj, kaj ni povas trarigardi kelkajn, per kiuj LF-anoj faris tiun taskon. Ĝenerale unue pripensu kiel vi povas trovi lingvojn el unu aŭ alia kontinento, ekzemple, tiujn de Eŭropo. Estas la ofte instruataj: la hispana, la franca, la germana, la angla, kaj ankaŭ la portugala kaj itala. Sed ne forgesu, ke multaj landoj havas tre vivantajn regionajn lingvojn. Hispanio estas bona ekzemplo kun la kataluna, la galega, la eŭska, kaj kelkaj aliaj variantoj. En Azio, kompreneble troviĝas grandaj lingvoj kiel la ĉina, la japana, la korea, la indonezia kaj la hinda, sed multaj landoj estas plenplenaj je gravaj regionaj lingvoj. Ekzemple, en la usona festivalo kiun mi organizis ĉe la Universitato de Illinois, el la 65 lingvoj 12 devenis de Hinda Unio (Barato). Ankaŭ en la festivaloj de Francio, ni trovis plurajn regionajn lingvojn el Indonezio. En alia kontinento, Sudameriko, oni pensas ĉefe pri la hispana kaj portugala lingvoj, sed tie ankaŭ troviĝas la keĉua, la ajmara kaj la guarania lingvoj de la indiĝenaj loĝantoj. Unu el la plej riĉaj fontoj de lingvoj por via LF estas Afriko: svahila, volofa, kikunga, munukutuba, fona, sanga, berbera, mina kaj dekoj, eĉ centoj da aliaj disponeblas en la grandaj kaj mezgrandaj urboj de Eŭropo. En la LF de Tours, kutime estas pli ol 15 afrikaj lingvoj instruataj, kaj en la granda LF de Tours, eble 25 el la 85 lingvoj devenis de Afriko. Sed pensu ne nur pri la grandaj kaj malgrandaj lingvoj de la kvin kontinentoj, pensu kreive. LF estas bona momento en kiu vi povos eduki la publikon ne nur pri ĉiuj lingvoj sed ankaŭ pri ĉiaj komunikebloj modernaj kaj antikvaj. Do, atentu ne nur pri vivantaj lingvoj, sed ankaŭ pri mortintaj aŭ preskaŭ mortintaj lingvoj, ekzemple pri la latina aŭ antikva greka, aŭ eble pri aliaj klasikaj lingvoj kiel la sanskrita. Pensu ankaŭ pri dialektoj kaj IPR 08/212
— pàgina 13 del PDF —
variantoj – kaj space kaj tempe. Ekzemple, estas multe da kreolaj lingvoj. La ĉina lingvo havas dialektojn kiuj estas veraj lingvoj, kiel tiu de Honkongo aŭ tiu de Ŝanhajo, ekzemple. Simile ni povas pensi pri variantoj de la araba lingvo inter la nordafrikaj landoj kaj la mezorientaj landoj. Krom tiuj spacaj lingvo-variantoj, estas ankaŭ tempaj variantoj. Se la LF okazas en Usono, eble vi povas havi fulmokurson pri Old English kaj Middle English (malnova kaj meza angla). En Francio kaj en aliaj eŭropaj landoj, eblas fari simile. Pensu ankaŭ pri antikvaĵoj. LF estas tre bona momento enkonduki la publikon en la mondon de antikvaj hieroglifoj, aŭ kojnoformo, aŭ eble kaligrafiaj skribsistemoj de la mezepoko, ekzemple, skribmanieroj utiligataj en la tiamaj monaĥejoj. Memoru ankaŭ pri komunikado. En multe da LF tra la tuta mondo, tre populara fulmokurso estas la mansigna lingvo. En la LF de Tours, tiu lingvo estis multjare la plej ofte vizitata kurso. Ankaŭ brajla kurso eblas, kaj ĉiam havas entuziasmajn instruantojn kaj lernantojn dum la festivalo. Kaj eble la plej originala leciono kiun mi iam ajn vidis en Francio estis la fulmokurso pri tio, kiel Afrikanoj en Zairio komunikas per tamburoj!9 Nun vi havas en la menso eblajn lingvojn por via LF, sed kiamaniere trovi la lingvojn, kaj speciale kiamaniere trovi la kursgvidantojn por tiuj lingvoj? Ankaŭ ĉi tie mi rekomendas, ke vi pensu kreive kaj netradicie. La lingvoj kaj la kursgvidantoj disponeblaj dependas, kompreneble, de viaj lokaj cirkonstancoj, sed kutime profesia instruanto de lingvoj, ekzemple, de la angla, ne estas bona persono por respondeci pri serĉado kaj trovado de la lingvoj por LF. Eble tio ŝajnas paradokso, sed profesia instruisto ĉefe pensas pri sia lingvo, ne pri la aliaj. Do la plej bona persono por estri la serĉadon de kursgvidantoj estas… esperantisto!10 Esperantisto facile akceptas minoritatajn kaj neprestiĝajn lingvojn en la festivalon. 9
Tiun kurson instruis José KANDO, devene de Zairio, kiu studis sociologion kaj iĝis specialisto pri tiu komunikado. Liaj kursetoj estis tiel popularaj kaj laŭtaj, ke post la unua LF, li instruis en granda aparta klasĉambro pro la bruo de la tamburo! 10 E-o, laŭ mi devas ludi gravan rolon en Lingvaj Festivaloj. Mi esperas, ke niaj lokaj grupoj de e-istoj subtenos multajn LF. Tiurilate, mi jam skribis en 1996, ke mi pensas, ke ideala loko por LF estas la UK de E-o, kaj tion mi jam proponis dum kunveno ĉe UEA en Roterdamo. Se e-istoj subtenas kaj gvidas LF-ojn, tio povas rapide altiri la atenton de la amaskomunikiloj kaj ekhavi tre favoran efikon rilate E-on.
IPR 08/213
— pàgina 14 del PDF —
Instruisto de la franca lingvo aŭ instruisto de alia granda lingvo, kutime pensas pri tio, kiamaniere antaŭenigi siajn proprajn lingvojn, kaj malfacile metas sin en la rolon de lingvoprotektanto por ĉiuj. Kie trovi la lingvojn? Bona loko por komenci serĉi kursgvidantojn kaj lingvojn estas universitato, speciale se via loka universitato havas multe da internaciaj studentoj. Multaj el viaj kursoj povas esti prezentataj de fremdaj studentoj.11 Kiam mi starigis la unuan LF en Usono, mi iris al pluraj fakoj de la universitato kaj demandis, ĉu ili eble havas internaciajn studentojn kiuj eventuale interesiĝos pri la LF. Tion mi faris en la fakoj pri fremdaj lingvoj, la fako pri lingvistiko, la fako pri antikvaj lingvoj, la fako pri la angla kiel fremda lingvo. Sed mi vizitis ankaŭ la fakon pri historio, la sociologian fakon, kaj eĉ la fakon pri komerco. En tiaj lokoj mi trovis multe da interesataj, internaciaj studentoj kiuj volis partopreni en la festivalo.12 Aliflanke, mi kutime ne trovis multe da universitataj profesoroj kiuj volis instrui lingvon, sed estis esceptoj. Mi speciale memoras pri unu profesoro kiu ege ĝojis, ke li finfine povas instrui unu el la lingvoj el la antikva Egiptio angle nomata Old Nubian (malnova nubia). Dum universitato estas bona fonto por trovi kursgvidantojn, alia tre utila estas la tiel nomataj centroj por enmigrintoj. Tiuj centroj ekzistas en multaj landoj, kaj mi trovis eble 7 aŭ 8 el la 32 lingvoj de la unua LF tie. Tiaj enmigrintoj ofte estas tre entuziasmaj rilate Lingvan Festivalon. Ili tre ĝojas, ke ili havas ŝancon prezenti siajn landon kaj kulturon en sia nova lando. En Tours, ankaŭ la instruistino en tiu centro ege ĝojis pro la partopreno en la LF, ĉar ŝi pensis, ke estas bona maniero helpi tiujn enmigrintojn kontaktiĝi kun la lokanoj. Estas multe da aliaj manieroj trovi lingvojn kaj kursgvidantojn. En Usono mi trovis la instruanton de la moderna greka lingvo pere de ortodoksa greka preĝejo. En Francio, mi trovis instruanton de la cigana lingvo pere de la franclingva instruistino de ciganaj infanoj. Vizitante kafejojn en Tours, Francio, mi trovis kelkajn afrikajn lingvojn. Irante al junulkafejo, mi konvinkis dekokjarulon instrui la francan ĵargonan lingvon Verlan. Aĉetante varojn en afrika butiko, mi havigis la buluan lingvon el Kamerunio kaj 11
Studentaj instruantoj por LF havas la avantaĝon, ke ili kutime tre entuziasme kaj bone instruas, sed la malavantaĝon, ke ili restas ĉe la universitato nur mallongan tempon, do en sekvaj LF, novaj instruantoj devas esti trovataj kaj trejnataj. 12 Tre bona sperto por e-isto, kaj tre bona maniero komenci kunlabori kun neesperantistoj, kiuj poste havos pli favoran opinion pri E-o.
IPR 08/214
— pàgina 15 del PDF —
aliajn afrikajn lingvojn por la festivalo. Manĝante en eksterlandaj restoracioj, mi povis trovi personojn kiuj konis la ĉeĥan kaj la slovakan lingvojn (fakte, la paro estas patrino kaj filino). Utiligante la telefonlibron, mi povis kontakti instruantojn de la mansigna lingvo kaj brajlo. Helpis ankaŭ viziti asociojn kaj fremdajn klubojn kaj asociojn. Tiamaniere mi trovis plurajn. En la jaro 1996 por la dua LF de Tours, eble la plej malfacile trovebla kursgvidanto estis tiu de la ĉina lingvo, kvankam mi kaj mia edzino vizitis multege da ĉinaj restoracioj! Tamen finfine ni trovis nian kursgvidanton por la ĉina lingvo – en restoracio – en japana restoracio! Skribante kaj telefonante, mi kontaktis pli ol 100 konsulejojn kaj ambasadejon en Parizo por inviti ilin instrui en la 3-a LF de Tours. Tiu fonto aldonis nur kvar aŭ kvin lingvojn el la 85 instruataj, sed kelkaj ambasadejoj ege interesiĝis pri pli granda partopreno en sekvaj jaroj. (daŭrigota)
La defio de la politiko de plurlingveco kaj lingvolernado de D-ro Seán Ó RIAIN – Eŭropa Komisiono – Irlando Ekzistas certa kompreno de la lingvouzado kiel ia «natura fenomemo», kiun ni ne povas konscie influi, iom kiel la vetero. Se tio estus vera, Israelo ne parolus la hebrean hodiaŭ, kaj Turkio ne uzus la latinan alfabeton. Kiam januare 2007 EU nomumis sian unuan Komisionanon por Plurlingveco, la rumanon Leonard ORBAN, kelkaj anoj de la Eŭropa Parlamento ne komprenis kial necesis tia nova posteno. Ili ŝajne ne konsciis kelkajn gravajn lastatempajn evoluojn en ĉi tiu kampo, kiuj montras la bezonon de pli sistema kaj objektiva aliro al la lingvopolitiko de EU13. Kiel irlanda diplomato kiu ĵus eklaboris pruntedone en la Eŭropa Komisiono, kaj kies doktoriĝa tezo pritraktas la lingvoplanadon en Irlando kaj en Kebekio, mi aparte interesiĝas pri lingvopolitikaj evoluoj. Portempe mi nun laboras en la plej granda tradukejo en la mondo, kie 2500 13
Kiel tiu de Gesellschaft für Interlinguistik e.V/GIL, vd. http://www.interlinguistik-gil.de/
IPR 08/215
— pàgina 16 del PDF —
tradukistoj komprenebligas la agadon de EU tra 23 oficialaj laborlingvoj al 492 milionoj da homoj en la 27 membroŝtatoj. Kial ni interesiĝu pri lingvopolitiko? Pro tio, ke la kreskanta dominado de la angla en Eŭropo pli kaj pli endanĝerigas la samrajtecon de civitanoj, kaj do de la demokratio mem, kaj de ĉiuj aliaj lingvoj. Eble, vi malfacile povas imagi tion. Tamen, ni pripensu la sekvan eron de la historio de Irlando: en 1800 Irlando ankoraŭ plejmulte parolis irlande en la ĉiutaga vivo. Tiutempe verkistoj ne povis imagi, ke Irlando povus iĝi angleparolanta. Tamen, ĝis 1851 ĝuste tia ĝi fariĝis. La ĉefa defio kiun alfrontas la lingvopolitiko de EU estas defendi la lingvan diversecon. Plejmulte ni emas ŝati ruĝajn rozojn, sed ĉu ni volas ĝardenon de ruĝaj rozoj kiu havos neniun alian floron? Kelkaj lastatempaj evoluoj en la lingvopolitiko en EU En 2003 publikiĝis la fama verko de profesoro Robert PHILLIPSON, Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al Lingvopolitiko14, kiu zorge klarigis, sen lasi dubon, la nunan lingvan direkton de Eŭropo. En 2005 la Raporto Grin montris, ke la nuna internacia dominado de la angla lingvo alportas € 17 miliardojn jare al la brita ekonomio, kaj 4% de tiu sumo al Irlando. Sekvadis malpliiĝo de motivado en la anglalingvaj landoj por studi aliajn lingvojn. Ekzemple, en 2002 oni rajtigis britajn infanojn ĉesigi la studadon de fremdlingvoj je la aĝo de 14 – decido kiu provokis publikan komunan proteston de la ambasadoroj de Francio, Germanio, Hispanio kaj Italio. En 2006 la germana Eŭropa Parlamentano Michael GAHLER postulis malpliigon de la kvanto de britaj kaj irlandaj civitanoj kiujn dungas la EUinstancoj, por kompensi la avantaĝon kiun donas la kreskanta uzo de ilia denaska lingvo kiel lingua franca de EU. En marto 2007 la slovaka vicĉefministro Dušan ČAPLOVIĆ skribis al ĉiuj ministroj pri eksteraj aferoj de la EU-landoj por altiri atenton al la Raporto Grin kaj proponi diskutadon de la EU-lingvopolitiko je inter-registara nivelo. En majo 2007 la itala ministrino pri eŭropaj aferoj, Emma BONINO, publike subtenis la slovakan iniciaton dum konferenco en Bruselo. Fine, la 9-an de majo 200715, la 14
Routledge 2003, majstre esperantigis ĝin István ERTL, UEA 2004. Vidu ankaŭ Claude PIRON 1994, Le défi des langues, L’Harmattan, por klara analizo de la problemoj, kiujn kaŭzas la internacia anglalingva dominado. 15 Tuta raporto, france, ĉe http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport\_ Grin.pdf. Estas unupaĝa resumo en 24 lingvoj, aprobita de profesoro GRIN, ĉe http://lingvo.org/grin/.
IPR 08/216
— pàgina 17 del PDF —
nobelpremiito profesoro Reinhard SELTEN, dum ceremonio en la Eŭropa Parlamento en Bruselo, proponis «ke iuj EU-ŝtatoj devus akordiĝi antaŭenigi la instruadon de Esperanto kiel la unua fremdlingvo en siaj lernejoj, por plibonigi la lingvolernadon ĝenerale, ĉar la lernfaciliga efiko estas tiel forta, ke pli rapide oni lernas fremdlingvon tiel ol lerni nur la fremdlingvon»16.
De maldekstre: Seán Ó RIAIN, Ranieri CLERICI kaj Jiří SUCHÁNEK 17
La Irlanda lingvo-subiro kaj reveno La Irlanda estas kelta lingvo kiu havas skriban literaturon ekde la jaro 597 A.D., kaj tiel estas unu el la plej malnovaj literaturaj lingvoj de Eŭropo. Oni foje erarige nomas ĝin la gaela, la genra termino. La mallongigo GA venas de la irlanda vorto por la lingvo, Gaeilge, sed nomi ĝin gaela, Gaelic, gaélique ktp. tiom malprecizas kiom nomi la anglan ĝerma16
Plena teksto ĉe http://www.liberafolio.org/2007/seltenparolado NdlR: Farita dum lingvopolitika konferenco en Bratislavo, okazinta 24-25 nov. 2006. Fonto: http://www.europo.eu/pictures/full/39\_fotoBA14.jpg
17
IPR 08/217
— pàgina 18 del PDF —
na. La lingvo ne havas verbon havi, sed por esprimi la ideon esti, ĝi havas kaj la hispanan distingon ser/estar (is/tá), kaj la polan kaj alian slavan kontraston jest/bywa (tá/bíonn). Dum du mil jaroj la irlanda estis la lingvo de la tuta Irlando, kaj dum pluraj jarcentoj de preskaŭ la tuta Skotlando18, kiel klare montras la lokonomoj. Ĝin paroladis 5 milionoj dum la 1840-oj, kiam la irlanda loĝantaro de 9 milionoj estis ĉirkaŭ duono de la tiama loĝantaro de Britio. La unuaj leĝoj de la britaj koloniistoj kontraŭ la irlanda lingvo estas de 1366, la fifama Statuto de Kilkenny. Magraŭ tio ĝi restis la lingvo de la plejmulto de la irlandanoj ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Serio de faktoroj tiam kondukis al katastrofa subiro. Por mencii nur unu: la malsatego de 1845-49, dum kiu 1-2 milionoj mortis pro malsato. En 1891 nur 3% de la infanoj parolis irlande denaske, kaj estis timo, ke la lingvo tute malaperos. Tamen en 1893 fondiĝis nova popola movado, Conradh na Gaeilge (la irlandlingva ligo), kiu kaj savis la lingvon kaj kondukis la landon al la politika sendependeco en 1922. La unua decido de la unua sendependa irlanda registaro en februaro 1922 igis la studadon de la irlanda deviga dum almenaŭ unu horo tage por ĉiuj infanoj en la unua- kaj duagrada lernejoj. Danke al la forta subteno de kaj la registaro kaj la popolo, la irlanda plifortiĝis lastatempe: Konstanta kresko de la kvanto de irlandlingvaj lernejoj ekde 1972; irlandlingva televida stacio, TG4, ekde 1996; la brita registaro konsentis fari konkretajn elpaŝojn por antaŭenigi la irlandan en Nordirlando en la Interkonsento de Sankta Vendredo inter Irlando kaj Britio en 1998; la unua ĉiutaga gazeto en la irlanda, Lá Nua (nova tago), en 2002; la Leĝo pri la Oficialaj Lingvoj de 2003 – la unua leĝo kies celo estas la laŭŝtupa kreskado de la uzo de la irlanda. Ekstreman psikologian gravecon havis la unuvoĉa decido de la EU-Konsilio de Ministroj la 13-an de junio 2005 igi la irlandan unu el la oficialaj laborlingvoj de EU. Tiu decido sekvis kampanjon kiu altiris milojn da manifestantoj sur la stratojn de Dublino kaj arigis pli ol 80 000 subskribojn. Malgraŭ tiuj gravaj progresoj, estas profunda krizo en la instruado de la irlanda. La raportoj Harris de 1984 kaj 200619, pri la instruado de la irlanda en unuagradaj lernejoj, montris, ke 96% de la studentoj de la irlandlingvaj lernejoj, Gaelscoileanna, regis ambaŭ lingvojn; sed, ke en la angla18
La latina vorto scotus signifis simple irlandeparolanto – ne gravis de kiu lando. D-ro John HARRIS 2006, Irish in Primary Schools. Dublino: Ministrejo pri Edukado kaj Scienco. 19
IPR 08/218
— pàgina 19 del PDF —
lingvaj lernejoj 70% de la studentoj malmulte progresas en la lernado de la irlanda. Tio kondukis al iom da kritikado pri la eliteco de la lingvolernado: nur elito ellernas la irlandan, kaj la eduksistemo havas la neintencan efikon: ĝi malhelpas la plejmulton havi pozitivan sperton de lingvolernado kaj plurlingveco.
Ĉu la lernfaciliga efiko povus plibonigi la instruadon de la Irlanda? Kio estas la propedeŭtika, aŭ pli klare lernfaciliga, efiko? Ĝenerale akceptatas, ke la ellerno de iu ajn lingvo emas plibonigi la postan lingvolernadon – okazas transfero de la lingvolernaj lertoj. Ekzemple, la Modelo Biberacher, t.e. mallongaj preparaj kursoj en la latina por plibonigi la sekvan lingvolernadon, uzatas en 60 duagradaj lernejoj en BadenWürttemberg.20 La specifa problemo en Irlando estas, ke la dua lingvo kiun oni plej ofte studas, la irlanda, estas malfacila laŭ la plimulto de la studentoj, kaj, ke ilia manko de sukceso en la irlanda konvinkas ilin eĉ ne provi lerni aliajn lingvojn. Kial angleparolantoj trovas la irlandan malfacila? Pro ĝia strukturo, kiu ege malsimilas la anglan; pro la esceptoj al ĝiaj gramatikaj reguloj, kaj pro la esceptoj al la esceptoj. La ideo pri regula, facile lernebla lingvo, kiel travadoŝtono al la lernado de la pli malfacilaj naciaj lingvoj ne novas, sed kiel la metra sistemo21, bezonas tempon por atingi ĝeneralan akcepton. Malpli gravas kiu lingvo uzotas ol la fakto, ke ĝia strukturo devas kontribui al rapida kaj facila lernebleco. Ni agnosku, tamen, ke Esperanto ŝajnas havi pli evoluintajn lernfaciligajn ecojn, pro siaj strukturo kaj internacieco, sed mi bezonas doni multajn detalojn pri tio al la homoj kiuj ne jam konas ĝin. La itala ministrejo pri edukado jam listigis longan serion de eksperimentoj kiuj montris la potencialon de E-o22, kaj ekzistas ampleksa literaturo.23
20
Frankfurter Allgemeine Zeitung, 30 decembro 2006. Francio akceptis la metran sistemon en 1791; Usono, Liberio kaj Birmo ankoraŭ ĝin ne akceptis. 22 Vidu studon ĉe http://www.internacialingvo.org/public/126\_plena.htm. 23 http://ilei.info/ipr/smide’liusz.htm. Vidu ankaŭ Lobin, Günter, 2002: Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik. Aachen: Shaker, doktoriga tezo. 21
IPR 08/219
— pàgina 20 del PDF —
Similas la principo al lerni piediri antaŭ ol kuri, lerni skiadon unue sur malpli krutaj deklivoj antaŭ ol alfronti Alpojn, aŭ eklerni biologion per la travidebla skeleto antaŭ ol studadi la pli komplikan homan korpon. La memfido kiun donas la regado de atingeblaj celoj emas helpi studentojn ellerni pli malfacilajn lingvojn. Gustumigi lernsukceson al la pli malfortaj studentoj igus la lingvolernadon pli demokrata kaj populara. Kelkaj eksperimentoj, kiel tiuj de la Kibernetika Fakultato de la Universitato de Paderborn, Germanio, per la uzo de E-o eĉ montris, ke la tempo kiun prenas la lernfaciliga kurso estas malpli ol la gajno pro la pli rapida sekva lingvolernado. La nuna laboro en Britio en tiu kampo estas aparte interesa24: 110 studentoj ekstudis E-on lerneje cele al plialtigo de lingva konscio kaj pli bona sekva lingvolernado septembre 2006, kaj temas jam pri 230 studentoj en kvar lernejoj. La rezultoj estos interesaj. Ĉu tiu laboro povus plibonigi la instruadon de la irlanda? Ankoraŭ ne estas klara respondo, sed certe indas esplori. D-ro Eugene MCKENDRY, Direktoro de la Centro pri Lingvoinstruado de la Universitato de Belfast, Nordirlando, proponis, ke oni testu tiun tezon en la praktiko, dum prelego en Trinity College, Dublin en 2006.25 Aldone li pritraktis la malfacilan demandon, kiujn lingvojn oni devus studi en la irlandaj lernejoj, kie la franca tradicie superregadis, pro tio, ke la plej parolata fremdlingvo en Irlando nun estas … la pola! En la Eŭropa Tago de la Lingvoj 2007 EU-Komisionano Leonard ORBAN substrekis la centran gravecon de motivado por sukcesa lingvolernado. Ĉi-kuntekste, ŝajnas, ke la lernfaciliga aliro meritas seriozan konsideron. Pliaj detaloj ĉe: www.seanoriain.eu Aperis en Eŭropa Bulteno, januaro 2008, № 1 (66)
24
www.springboard2languages.org [vd. la grafikaĵon – NdlR] Konferenco pri edukado la 12-an de septembro 2006. Vidu www.cnag.ie por la plena irlandlingva teksto, kun anglalingva resumo. 25
IPR 08/220
— pàgina 21 del PDF —
Lernejana malbonfarto de Raita PYHÄLÄ, magistro, emerita lingvoinstruistino (Finnlando) En novembro 2007 en finna lernejo de 13-19-jaruloj okazis tragedio, kiu skuis ne nur Finnlandon, sed la mondon. 18-jarulo mortpafis la lernejestrinon, flegistinon, ses lernejanojn kaj sin mem. Homoj ekdemandis, kial kelkaj gejunuloj tiel malbone fartas, ke ili ribelas per tia perforto. Signojn pri la mensa malbonfarto de la pafinto videblis en la interreto jam en junio kaj pri ili avertis usona retano, sed neniu reagis al lia averto. Kio igis la 18-jarulon murdisto? Unuj diras, ke li freneziĝis kaj, ke la tragedio estis hazarda. Aliaj proponas diversajn kialojn: − li estis soleca junulo ĉikanita kiam li estis knabeto; − li fermis sin en la mondon de komputila komunikado kaj perdis la senton pri realaĵoj; − li konatiĝis kun danĝeraj filozofiaj kaj politikaj ideologioj; − li konsideris sin superhomo, kiu ribelu kontraŭ la konvencia mondo kaj forigu la senvalorulojn; − vere troveblas multaj malbonaĵoj, kiuj igas junan homon senespera; − kuracisto malsaĝe priskribis medikamenton kontraŭ deprimiĝo kaj poste ne kontrolis, ĉu la junulo uzas ĝin aŭ ne. Kiajn ajn kialojn oni proponas, UNU distingiĝas. La junulo ne kutimis interparoli, provadi kaj kompari siajn ideojn kun proksimuloj, kiuj povus gvidi kaj helpi lin. La sekvoj de lia soleca evoluo en danĝera kaj malsana direkto influos liajn samlernejanojn, instruistojn kaj la familianojn de ili ĉiuj dum jaroj, eble ĉiam. Malgraŭ psikologa kaj alia helpo multaj personoj daŭre suferas en la lernejo de la tragedio, dum en kelkaj aliaj lernejoj fiŝercemuloj, ne komprenante la seriozecon de la afero, minacas per simila perforto, kaŭzas malfacilaĵojn al la polico, sia familio kaj punon al si mem. Ĉu ni E-instruistoj povas helpi, ke neniu el niaj klubanoj/lernantoj fariĝu ĝenanto kaj ribelanto? Ĉu ni povas influi la atmosferon de la tuta lernejo?
IPR 08/221
— pàgina 22 del PDF —
Jen kelkaj kaŭzoj por malbonfarto, kiujn ni pripensu: − − −
−
− −
−
Konkursoj, kie nur la 1-3 venkintoj estas laŭdataj, detruas la memfidon kaj ĝojon de la aliaj partoprenintoj. Ankaŭ korpaj punoj detruas memfidon de la punitoj kaj agresivigas ilin. El la 47 Eŭrop-Uniaj landoj 18 jam malpermesis korpan punadon. Dum paŭzoj la lernantoj malstreĉiĝu; kaj infanoj kaj plenkreskuloj bezonas moviĝon kaj ne tro longe restu sidantaj. Ofte en lernejoj mankas loko kaj iloj por ludema sportado kaj malstreĉiĝo. Ni provu elpensi refreŝigajn defiojn. Pupitroj, tabloj kaj seĝoj ne laŭas la kreskadon de la lernantoj. En la lernoĉambro oni bezonas sidlokojn por diversgrandaj geknaboj. Jam kelkaj 15-jaruloj altas 180-190 centimetrojn, dum aliaj 150. Ni provu aranĝi taŭgan lokon al ĉiu. Lernanto malinteresiĝas, se instruisto ne scias helpi lin lerni aŭ ne havas tempon por tio. Bonŝance niaj grupoj malofte tro grandas. Rimarku, kiu bezonas pli da gvidado kaj pli simplajn taskojn. Ankaŭ se lernanto ne trovas la lernotaĵojn lernindaj aŭ se li jam scias ilin, li kompreneble bezonas individuan atenton kaj pli malfacilajn taskojn por progresi. Meznivele rapida instruado ne taŭgas al ĉiuj. Kiel doni lernotaskojn laŭ la kapabloj de la lernanto? Se ni ne sukcesas interesi kaj laborigi niajn lernogrupojn, ni mem frustriĝas, laciĝas kaj ĉesas fari nian plejbonon . Ni komencas vidi nian lernogrupon kiel malagrablan amason regendan per forto. Pli bone se ni povus kunlabori kun ili kiel kamaradoj kaj niaj rilatoj estu respektemaj kaj ne tro rigidaj.
Plej grave estas, ke en la lernejo ĉiu trovu amikon. Neniu restu sola kun siaj problemoj. Oni lernu interparoli, aŭskulti kaj kompreni la vidpunkton de alia ulo. Niaj infanoj kaj gejunuloj ne izoliĝu en virtuala mondo ne komprenema pri homamo kaj ĉiutaga kunvivado.
IPR 08/222
— pàgina 23 del PDF —
Dialektiko en matematiko de Bardhyl SELIMI (Albanio) Dialektiko estas komprenata kiel arto de la logika rezonado, la ĉerpado de konkludoj rezonante logike, uzante la kontraŭdirojn en la pensado, arto de logikaj diskursoj ktp. La praa HERAKLITO diris, ke „oni ne povas enakviĝi en la sama akvo de la rivero ĉar ĝi moviĝas senĉese”. PLATONO aldonis, ke „ĉio fluas konstante, sendepende de la imagoj kreataj de niaj sensoj”. SOKRATO malkovris la verojn pere de demandoj al asertoj plenaj de kontraŭdiraĵoj, kiujn li starigis al la kunkonversaciantoj. Hodiaŭ dialektiko komprenatas kiel la tuto de la principoj de la pensado kaj rezonado resumeblaj jene: • Leĝo de kontraŭdira karaktero de ĉiu objekto aŭ fenomeno. • Leĝo de senĉesa moviĝo kaj ŝanĝiĝo de ĉio enmonde. • Leĝo de neado de la neado. • Leĝo de transpaso de kvanto al kvalito • Leĝo de progresiva evoluo en formo de spiralo. Dialektiko estas sendube ia potenca ĝeneraligo de la ordinara formala logiko posedata de homoj kaj uzata dum ĉiutagaj rezonadoj, kie okulfrapas parte la leĝo de ekskludenda trio, kio signifas, ke inter du kontraŭaj eldiroj pri la sama objekto kaj sama loko nur unu estas ja vera, dum la alia estas malvera. Ekz.: „Mi estas hejme” kaj „Mi ne estas hejme”. Certe nur unu el ĉi tiuj eldiroj estas vera. Sed la formala logiko estas malforta por solvi eksterordinarajn situaciojn kie povas interveni la homo. Tial iu filozofo diris, ke „la formala logiko similas al tiu ĉasta sinjorino ene de la kortomuroj de sia hejmo, kiu ĵus transpasinte tiujn murojn envolviĝas en la plej strangaj kaj surprizaj aventuroj”. Ni ilustru ĉi tion per la ekzemplo cirkulanta en la studentaj rondoj: „Dum iu pluvŝtorma tago juna viro veturis per sia malgranda, dusidloka aŭto. Ie for de la urbo, ĉe busstacio sur la stratorando, li rimarkis tri personojn: unu ŝajne tre malsanan maljunulinon, unu mediciniston, kiu iam savis al li la vivon kaj unu belan modelulinon. Kiun el tiuj tri li invitos en sian aŭton?” La formala logiko kondukus lian penson al la analizo de ĉiu persono aparte, laŭ kiu indus inviti kaj la maljunulinon evidente tre malsanan pro humanismaj kialoj, kaj la mediciniston pro moralaj kialoj, kaj
IPR 08/223
— pàgina 24 del PDF —
ankaŭ la belulinon, pro spiritaj kialoj. Sed kion ja faris la viro en ĉi tiu eksterordinara situacio? Li elaŭtiĝis kaj enmanigis la ŝlosilojn al la medicinisto petante lin kunvojaĝi kun la maljunulino, dum li mem restis ĉe la busstacio kun la belulino atendante la sekvan buson. La popolo delonge estas malkovrinta la dialektikon de la vivo, kio estas esprimita jam en ĝiaj proverboj kaj saĝaj vortoj. Ni menciu ekz. Nastradinon kiu ĉiufoje, kiam li malsupreniris la ŝtuparon, ploris ĉar li rememoris, ke li devos denove supreniri ilin. Ĉu dialektiko speguliĝas en matematiko? Certe jes. En la matematiko, komencante de la elementa, oni renkontas konceptojn kaj operaciojn tute kontraŭajn, kiel pluso kaj minuso, multipliko kaj divido, potencigo kaj radikiĝo, eksponencialo kaj logaritmo, diferencialado aŭ derivado kaj integralado. Ofte oni renkontas tiel nomatajn paradoksaĵojn ankaŭ en matematiko. Ni rigardu ekzemple la apudan figuron. Oni povas atingi B de A laŭ pluraj vojoj, interalie laŭ arko de duoncirklo je diametro AB aŭ laŭ tiuj sinsekvaj arketoj same duoncirklaj sed je diametroj je duono, kvarono, okono ktp de AB. Kiu vojo pli longas? Kelkaj povas aserti, ke pli mallongas la unua vojo, kio ne veras. Se ni plenumas sinsekve du kontraŭajn operaciojn, ni akiros la unuan esprimaĵon. Ekz.: – a 2 =a por a>0, do la elradikiĝo de kvadrato donas a mem; – inverse ( a )2 =a, do la dua potenco de la radiko donas a mem; – la produkto de du negativaj nombroj donas pozitivan nombron: (-) *(-)= (+). – la inverso de inverso donas la nombron mem: 1/(1/a)= a; – logaritmo je bazo a de la potenco x donas x mem: loga ax =x; – la potenco de logaritmo surbaze de a de x donas x mem: aloga x= x
IPR 08/224
— pàgina 25 del PDF —
– la diferencialo de integralo de f(x) donas f(x): d
∫ f ( x)dx = f(x);
– la integralo de diferencialo de f(x) donas denove f(x):
∫ d ( fx) = f(x). La supre menciitaj ekzemploj atestas ja pri la apliko de la leĝo de neado de la neado. La historio de la evoluo de la matematika penso fakte estas ja historio de la dialektika evoluo de konceptoj, metodoj, teorioj ekde antikveco ĝis nuntempo. Se la tiel nomata elementa matematiko, de konstantaj grandoj spegulis pli-malpli la moviĝon kaj la ŝanĝiĝon, la matematiko de la lastaj tri jarcentoj, la kalkulo aŭ diferenciala kaj integrala kalkuloj formiĝintaj danke al Njutono kaj Lejbnico spegulis ĝin plene kaj adekvate. La ideo de variablo dependa kaj sendependa (funkcio) eniris vaste en matematikon kaj trovis poste sennombrajn aplikojn en la aliaj natursciencoj kaj en la teĥniko. La koncepto de derivaĵo kiel rapideco de ŝanĝiĝo de la funkcio depende de argumento spegulas ja ĝuste tiun dialektikon de la aĵoj. Samtiel la konceptoj de infinitezimo, limeso ks. Ankaŭ en matematiko la konceptoj havas sian historion de naskiĝo, evoluo kaj perfektiĝo, ĝeneraliĝo. Ni prenu ekzemple la nombron: Je komenco ĝi esprimis la komunan kvantecan karakterizaĵon de aroj kiuj povus interrespondi inter si. Ni diru, ĉiuj aroj enhavantaj tiom da elementoj kiom da fingroj estas sur la mano, karakteriziĝas de la nombro kvin; tiuj, kiuj interrespondas kun la piedoj de la hundo karakteriziĝas de la nombro kvar, ktp. Estiĝis tiamaniere la unua nombraro, la numeroj naturaj 1, 2, 3,… La divido de aĵoj en partoj helpis al la ideo de frakcioj. Poste oni komprenis, ke devas ekzisti ankaŭ alispecaj nombroj malpli konkretaj kiel la negativaj kaj nulo inter ambaŭ aroj. La negativaj nombroj interpretiĝis kiel ŝuldoj kontraŭ 2 riĉaĵoj, perdoj kontraŭ profitoj ktp. La nova nombraro nomiĝis racia. Kiam matematikistoj renkontiĝis kun la rilato de diagonalo de kvadrato al ties eĝo, ili ekkomprenis, ke temas jam ne pri iu frakcio, tiuj segmentoj ne povus kunmezuriĝi, tio La unua iracia nombro
1
IPR 08/225
— pàgina 26 del PDF —
estas, ne estus eble prezenti la longon de diagonalo kiel finia aŭ nefinia decimala nombro de formo 3,4155555 aŭ 3,256 ks.
● 15 ● 2
N ● 200 000
● -200
Z
● 1/3
●
R
-6 ● -2/5
Q
e
●
● 0,12
● ●
●1−
2
Π
3
La evoluo de la koncepto de nombro Tial ili eknomis la novan nombron malracia kaj la novan aron malracia aro kiu rezultis notinde pli granda ol la racia mem kaj plenigis kune kun la raciaj komplete la nombroakson. Ĝi nomiĝis reela aro. Plue, la aro de ordigitaj reelaj paroj formas la aron de kompleksaj nombroj je formo a +b i kiu reprezentas pluan ĝeneraliĝon de reelaj nombroj. Tiu ĉi proceso kontinuas ankoraŭ hodiaŭ per ĉiam novaj aroj kaj montras la progresivan evoluon de unu ĉeno de spiralo al alia pli alta. Nature oni atendis por la novaj nombraroj, ke ili konservu la ecojn de antaŭaj, sed ekhavu ankaŭ novajn ecojn, esprimante tiel la transpason de kvantaj ŝanĝiĝoj al kvalitaj. Tiel, por la naturaj nombroj ne ĉiam havas signifon la rezulto de subtraho, ĉar ekz. 7-10 ne donas naturan nombron, kio ne okazas ja en la aro de entjeraj nombroj Z kaj en la plej superaj aroj. Por la entjera nombraro ne ĉiam havas signifon la operacio de divido, ĉar ekz. 7/10 ne estas entjero, dume tio estas normala por la aro de frakciaj nombroj aŭ racia nombraro.
IPR 08/226
— pàgina 27 del PDF —
La elradikiĝo ne ĉiam havas signifon en la aro de reelaj nombroj ĉar ekz. la dua radiko de minus unu ne estas reelo, sed ĝi estas ja kompleksa nombro. Samtiel, se ni esploras la dekomencan koncepton de la aro. La finiaj aroj akceptas la leĝojn de aritmetiko, kiel ekz. la leĝon de interŝanĝo de pozicioj A+B=B +A kaj A+B>A aŭ A+B<A, dum por nefiniaj aroj oni konstatas ankaŭ kvalite novajn leĝojn. Ekz. en ili povas esti A+B=A. Ni prenu la aron de numeroj (naturaj nombroj) kaj aron de paraj numeroj. Ili ambaŭ entenas senfine da elementoj, tamen ili ne povas submetiĝi al la rilatoj A>B aŭ A<B, kontraŭe por ili validas la rilato A+B=A ĉar ĉiu para nombro estas samtempe ankaŭ natura nombro. Similaj konkludoj povas akiriĝi se ni komparas la finiajn seriojn kun tiuj de nefiniaj. Por ili oni ne ĉiam povas apliki la leĝojn konstatitajn por finiaj kaj konverĝaj serioj, tio estas ekz. oni ne povas ilin derivi aŭ integri po unuopaj termoj. Aŭ ili povas rezultigi post adicio ne ĉiam difinitajn seriojn, ĉar okazas, ke la sumo de du nefiniaj serioj povas rezultigi iam konverĝan iam ne konverĝan seriojn: ∞
∞
∞
00
1
1
1
1
∑1 / n – ∑1 / n =0 aŭ diverĝan ∑1 / n + ∑1 / 2n El la landoj kaj sekcioj… Argentino Argentina E-Ligo informas, ke la nova Argentina EsperantoLernejo, kreita de la Ligo, estas oficiale aprobita ĉe la ŝtataj juraj instancoj. La Argentina E-movado havas nun oficialan lernejon jure establitan por instruado de la lingvo internacia akorde al la landaj leĝoj kaj povas ricevi financajn subvenciojn. La E-Lernejo nun devos klopodi atingi alian revon: enkonduki E-on en ŝtatajn lernejojn. Argentina E-Ligo en venonta asembleo proponos regularon por la funkciado de la Lernejo. René ARCE [surfote], membro de la estraro de AEL, estas instruisto en publika lernejo de la provinco Kordobo. Tie en lernejo de la vilaĝo “El Saladito”, li jam komencis instrui E-on al gelernantoj.
IPR 08/227
— pàgina 28 del PDF —
Belgio La 13-an de marto 2008 okazis en liceo Martin V en Louvain-LaNeuve la ĉiujara tago „Festivalo: ĉiuj kune”. En ĝi partoprenis ankaŭ la asocio Kvinfolio kun budo (gvide de Jean ANNET) kaj tri prelegoj pri E-o. Françoise PELLEGRIN klarigis kio estas E-o kaj kial oni lernu ĝin. Ŝi gvidis etan E-kurson, kaj fine ĉiuj partoprenantoj ekkantis entuziasme. Prelegis ankaŭ Michel FEYS, mezlerneja instruisto pri fiziko, kaj instruisto de Esperanto en la lernejo Freinet de Bruyères LLN. Entute 75 gejunuloj partoprenis la prezentadon pri E-o kaj inter ili 20 ŝatus sekvi E-kurson. Unu el la partoprenantoj, kies okuloj estis akrebrilantaj, demandis: „Sinjorino, ekde kiu aĝo oni povas lerni E-on?” laŭ informoj de Joelle CORROY
Bulgario Plene sukcesis la sesa laborrenkontiĝo de la projekto Socrates Comenius 2 AKEL (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj), kiu okazis en Bulgario de la 4-a ĝis la 11-a de aprilo 2008. Kune kun la bulgaraj lernantoj kaj instruistoj de la ŝtata lernejo “Tsanko Tserkovski” de Polski Trambesh, en la regiono Veliko Tarnovo, estis la brita delegacio (6 studentoj kaj 2 geinstruistoj) de “Sir Thomas Rich’s School” de Gloucester, la hispana delegacio (2 gelernantoj kaj 2 instruistinoj) de la mezlernejo “IES Reyes Catòlicos” de Ejea de los Caballeros (Zaragozo) kaj la itala delegacio (6 gelernantoj, 3 instruistoj kaj 2 helpantoj) de nia ŝtata mezlernejo “C.Cavour” de Modeno. La temoj de la laborrenkontiĝo estis: 1) «Unuiĝinta Eŭropo: egalaj rajtoj por la diversaj eŭropanoj” laŭ La Ĉarto de la fundamentaj rajtoj de Eŭrop-Unio, proklamita en Nico la 7an de decembro 2000, sintezo de la valoroj kiujn akceptas ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio. Necesas fortigi la defendon de la fundamentoj rajtoj ĉe la lumo de la evoluo de la socio, de la socia progreso kaj de la sciencaj kaj teknologiaj disvolvoj 2) „2008a: jaro de la interkultura dialogo». 3) “Nia trijara internacia kunlaboro: belaj spertoj, konsideroj kaj kritikaj pensoj pri malfacilaĵoj en la realigado de nia laborprogramo”.
IPR 08/228
— pàgina 29 del PDF —
Ni estas finpretigantaj nian konversacian libreton kiu enhavas versiojn en la bulgara, angla, hispana, itala kaj Esperanta lingvoj. Aparta spaco estas rezervita ankaŭ por la lingvo de la signoj. Agrablajn horojn ni pasigis kune kun la bulgaraj samideanoj, kiuj multnombre renkontis nin en Plovdiv, en Polski Trambesh kaj en Sofio. Je mia peto akcepti la defion testi siajn lingvokonojn, pluraj el ili dediĉis kelkajn horojn al la testado de la novaj ekzamentekstoj de UEA-ILEI, kiuj alprenas la normojn de la Komuna Eŭropa Referenckadro pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj. En la testado partoprenis ankaŭ la geinstruistoj de niaj naciaj AKEL-teamoj atingante tre kontentigan poentaron. Bedaŭrinde en Sofio ne eblis viziti la lernejon por surdaj infanoj, ĉar ili havis jam alian programon. Post tiuj ĉi belegaj spertoj en internacia kunlaborado ni esperas, ke estos oficiale akceptotaj du aliaj similaj projektoj: “Interkultura kaj multlingva dialogo inter eŭropaj lernejoj” kaj “Junaj civitanoj de la planedo Tero”. Nia kolegino s-ino Mariana GENCHEVA, la kunordiganto de ambaŭ projektoj, kaj ni ĉiuj deziras forte, ke la amikaj rilatoj, kiuj estiĝis pere de la AKEL-projekto, daŭru kaj plifortiĝu favore al pli pacama mondo. Luigia OBERRAUCH, kune kun la itala teamo
Ĉinio La eŭropaj lingvoj estas malfacilaj por ĉinoj. Pro tio ĉi-semestre, la Elementa lernejo Baiyangshu en Taiyuan-urbo de Ĉinio okazigis eksperimenton, kiu prenas E-on kiel gvidan lingvon en la lernado de fremdaj lingvoj. La E-instruado jam komenciĝis en la unua klaso kun pli ol cent (!) infanoj kaj kun du lernohoroj ĉiusemajne. Eĉ ankaŭ kelkaj gepatroj promesis lerni E-on kun siaj infanoj. La lernejo planas, ke la infanoj lernos E-on ĝis la tria aŭ kvara klaso, sed laŭ la ŝtata programo oni kutime eklernas la anglan en la tria klaso. Do la infanoj devos lerni samtempe kaj E-on kaj la anglan dum unu aŭ du jaroj. La lernejoestro Wei Yubin estas esperantisto. Li volis okazigi E-kurson en sia lernejo delonge, sed pro manko de instruistoj tio ne efektiviĝis.
IPR 08/229
— pàgina 30 del PDF —
Antaŭ du jaroj li ekedukis E-instruistojn kaj du instruistinoj sukcese ellernis la lingvon kaj ludas gravan rolon en la instrua eksperimento. La lernejo deziras kontaktiĝi kaj korespondi kun alilandaj elementaj lernejoj, kiuj funkciigas E-kurson. La adreso: Wei Yubin, Baiyangshujie- Xiaoxue Taiyuan, Shanxi, CN030003, Ĉinio. Retadreso: <jado.wei@gmail.com>
Germanio Lerneja kaj eksterlerneja E-instruado en Herzberg – la E-urbo Baza nivelo: en du elementaj lernejoj trideko da infanoj lernas E-on, flegas kontaktojn kun partnerlernejoj en Pollando kaj Britio. Estas planataj eĉ partopreno en Comenius-projekto kaj interŝanĝaj vizitoj. Meza nivelo: kaj en la loka gimnazio kaj en la t.n. meza lernejo estas instruata E-o en 3 lernejaj grupoj. La kursanoj partoprenos en somero internaciajn renkontiĝojn: al Pollando, al la komuna somera feriumado (SALO-3) de la ĝemelurbanoj veturos 10 gejunuloj, en la Infana Kongreseto en Nederlando ĉeestos 2 knabinoj el la 5-a klaso. Konversacia rondo: en la merkreda E-kurso kunlernas grupeto de lokaj interesiĝantoj, kiuj post la kurshoroj ĝojas pri kunesto en leĝera kluba etoso. Krom la regula lingvokurso okazas ankaŭ neregule anoncitaj semajnfinaj intensaj kursoj en diversaj paralelaj grupoj de komencantoj ĝis konversacia nivelo.
s-ro Uwe Joachim MORITZ kun grupo de seminarianoj
IPR 08/230
— pàgina 31 del PDF —
Supera nivelo: la Studsesioj donas al lernemuloj bonan ŝancon por klerigado, pluklerigado. La semajnfinaj respektive unusemajnaj sesioj enhavas variajn temojn kaj zorgas pri fak-scioj en gramatiko, lingvistiko, interlingvistiko, literaturo, historio, movadaj konoj. Ekzemple en februaro 2008 Uwe Joachim MORITZ instruis en prelegserio pri Aspektoj de la problemoj de etnaj minoritatoj en Eŭropo, en decembro 2007 kaj aprilo 2008 en du sesioj D-ro sc. Detlev BLANKE estis la gastpreleganto pri interlingvistiko.
Hungario Pedagogia Tago kaj laborkunvenoj de ILEI-estraro en Budapeŝto La 24-a Pedagogia Tago okazis en ITK (Fremdlingva Pliperfektiga Centro), kie eblas ekzameniĝi nun pri 22 diversaj lingvoj, interalie pri E-o en tri niveloj (B1, B2, C1). Vendredon antaŭ la Pedagogia Tago la estraro de ILEI havis priparoladon [vd. la foton sube!] kun la direktorino de ITK GÁBORJÁN Lászlóné kaj la vicdirektoro SZABÓ László pri la antaŭpreparata unulingva Esperanta ekzameno, kiun ILEI-UEA kaj ITK komune ellaboras.
De maldekstre: Aida ČIŽIKAITö, Mihai TRIFOI. Sjoerd BOSGA, Lászlóné GÁBORJÁN, László SZABÓ, Zsófia KÓRÓDY, Atilio ORELLANA ROJAS IPR 08/231
— pàgina 32 del PDF —
Sabaton kvindeko da E-instruantoj havis pliperfektigan trejnadon en tiu ĉi instituto. Komence Pálma CSISZÁR-SALOMON informis pri la statistikoj rilataj al la E-lingvaj ekzamenoj en ITK. Ekde 2002 ĉiujare pli-malpli 6000 ekzamenoj okazas en la instituto pri Esperanto. La sumon oni nepre duonigu, ĉar la buŝa kaj la skriba ekzameno kalkuliĝas aparte. Estas personoj, kiuj jare plurfoje provas ekzameniĝi, se la unuan fojon ili malsukcesis, do oni povas diri, ke pli-malpli 2500 pesonoj ekzameniĝas pri E-o jare en la Fremdlingva Perfektiga Centro. La pliparto de la kandidatoj rolas kontentige en la buŝa ekzameno, sed la sukcesoprocento en la skriba parto meznivele estas nur ĉ. 40%-oj. La statistikoj montras, ke la lernantoj havas problemojn pri la traduko el la hungara al E-o, pri la testo, kaj surprize ankaŭ pri la tekstokompreno. Specimeno pri la ekzameno troveblas en la hejmpaĝo de edukado.net, kaj nun jam ankaŭ sur la hejmpaĝo de ITK (http://www.itk.hu/vanyagok /eszperanto/index.htm). Post la prezento de la statistikoj la ĉeestantoj komune korektis solvojn de la februara ekzamena traduktasko, kaj de la tekstokompreno helpe de Zsuzsa TÖTÖSNÉ GADOS. La kunlaborantoj de ITK klopodis klarigi la postulojn kaj la uzatan korektmanieron. Post la asembleo de ILEIHU, la partoprenantoj pridiskutis en grupoj kiel eblus prepari la lernantojn pli efike al la taskoj, kiuj estas laŭ la statistikoj malfacilaj por ili. Dum la posttagmezo Ludoviko MOLNÁR prezentis la projekton „Lingvolanĉilo” [vd. la foton], kies celo estas almenaŭ eksperimente enkonduki E-on en plejeble multajn bazlernejojn por plifaciligi la lernadon de aliaj fremdlingvoj. Momente en Hungario en kvin bazlernejoj oni instruas E-on, kaj oficiale nur en unu mezlernejo, kvankam ankaŭ abiturientiĝi eblas pri E-o en Hungario. Post tio Veronika HÉE prezentis interesan prelegon pri la planita nova eldono de la hungara-esperanta vortaro, redaktita de Alfonz PECHAN.
IPR 08/232
— pàgina 33 del PDF —
Fine de nia programo alvenis la estraro de ILEI, kiu havis liberan interparoladon kun la ĉeestantoj. Zsófia KÓRÓDY, vicprezidantino prezentis la nove eldonitan E-lingvan tradukon de Komuna Eŭropa Referenckadro, kiu estas tre utila en la laboro de la ekzamenantoj kaj instruantoj de E-o.
Antaŭ kunsido en Budapeŝto (de maldekstre): Atilio ORELLANA ROJAS, Barbara PIETRZAK (UEA), József NÉMETH (IPR), Sjoerd BOSGA, Aida ČIŽIKAITö, Zsófia KÓRÓDY, Mihai TRIFOI, Gregor HINKER (TEJO) Ŝi informis la publikon ankaŭ pri la ellaborata unulingva E-ekzameno. Tamen la celpubliko de la ILEI-ITK-ekzameno ne estas ĉefe la hungaroj, sed ĉiuj eksterlandaj E-lernantoj. Ĝuste pro tio mankos el tiu ekzameno la tradukekzerco, kio estas la plej granda diferenco kompare kun la nuna dulingva ekzameno de ITK. (Pliaj informoj pri Pedagogiaj Tagoj en la hejmpaĝo de ILEI: www.ilei.info). Pálma CSISZÁR-SALOMON, estrarano de ILEI-HU
Pollando La E-klubo „Verdaj Papilietoj” en Gubin havas novan paĝaron, kie ili prezentas sian lernejan agadon. Ili komencis kunlaboron kun alilandaj partneroj el Hispanio, Portugalio, Rumanio kaj Ukrainio, evidente en E-o. La leteroj tien kaj reen jam flugas, poste, iam, la infanoj esperas renkontiĝi kaj paroli Esperante. Adreso: http://akelpollando.blogspot.com laŭ informoj de Krystyna WOROBIEJ
IPR 08/233
— pàgina 34 del PDF —
Svedio 23-a internacia somera E-kurso, 6-13 julio 2008 en Lesjöfors La kursoj komencis sian ekziston en la jaro 1986 en Popola altlernejo de Karlskoga. Pli poste oni translokis ilin al la E-kursejo en Esperanto-Gården, Lesjöfors. Ĝi situas en arbara, lagoriĉa provinco Vermlando. La instruado okazas nun en tri niveloj: komencantoj, progresantoj kaj parolantoj. Krom tio oni havas infanan grupon. Tio donas bonegan eblecon al gepatroj aŭ geavoj pasigi unu semajnon kune kun sia juna generacio. Plenkreskuloj en la familio povas mem partopreni la dumtagan lernadon aŭ esti kun siaj infanoj. Ekzistas riĉaj ebloj por promenado, biciklado, fiŝkaptado, legado ktp. Adreso: Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-68096 Lesjöfors, <egarden@esperanto.se>
Venezuelo Konturiĝas faka kunagado inter la Hungara E-Asocio kaj iniciatantoj el Venezuelo (kaj Hispanio) por enkonduki E-instruadon en (baz)lernejoj en Venezuelo. En la nuna fazo oni komparas la jurajn cirkonstancojn de tiuj du landoj, poste sekvos la faka preparo de instruprogramo kaj serĉado de altkvalifikitaj E-instruistoj. La iniciato estas ankoraŭ en organiza fazo, do oni serĉas personojn, kiuj partoprenos en la faka laborgrupo. Bv. sendi sciigon pri via emo partopreni en la projekto al la retadreso <mesz@eszperanto.info> kune kun la priskribo de via fakpreteco. laŭ Ladislao SZİKE, ĵurnalisto, oficejestro de HEA
Por via notlibro… Renkontiĝo de Lernu! en Slovakio E@I kaj lernu-teamo informas, ke ĉi-somere okazos la unua renkontiĝo de Lernu! – uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. Datoj kaj loko: 9-a ĝis 17-a de aŭgusto, en la urbeto Modra, nur 30 km-ojn de la ĉefurbo Bratislava. Detaloj: http://eo.lernu.net/pri\_lernu/renkontighoj /SES/ index.php Peter BALÁŽ, E@I-kunordiganto, <petro@ikso.net>
IPR 08/234
— pàgina 35 del PDF —
TORPEDo-4 (2-5 oktobro 2008 en Herzberg am Harz) 1. Cseh-metodo en la 21-a jarcento – Fakkunveno de Cseh-instruistoj kaj interesatoj Partoprenkotizo: de 35 EUR ĝis 45 EUR (depende de via aliĝdato). AGEI, landa sekcio de ILEI en Germanio invitas Cseh-instruistojn el Germanio kaj el la tuta mondo al sia tradicia Oktobra Pedagogia Renkontiĝo organizata de Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana E-Centro inter 2-5 oktobro 2008. Anoncu vian prelegtemon, prelegantoj ricevos rabaton. Tiu kunveno estos grava kaj por spertaj Cseh-instruistoj kaj por tiuj, kiuj ŝatus ekkoni pli pri efika instruado de E-o: ĝi donos bonan ŝancon por spertinterŝanĝo, serĉado de taŭgaj instrumetodoj por la 21-a jarcentro kaj helpos nian fakan pliboniĝon. Programo: prezentado de uzataj materialoj, instruteknikoj, diskutoj. 2. E-instrumaterialoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro D-ro Rudolf Fischer, prezidanto de GEA, vicprezidanto de AGEI gvidos laborgrupon por analizi lernolibrojn kaj ellabori rekomendojn al uzataj, akireblaj lernolibroj laŭ KER. Venu kaj ni faru kune! Kunlaborantoj ricevos rabaton. 3. E-o en la lernejo kaj lernejaj projektoj Zsófia KÓRÓDY gvidos laborgrupon por trarigardi, kiajn rezultojn ni havas kaj kiujn ŝancojn, kiun strategion ni povas havi por institucia instruado de E-o. Kiel ni povas per nacia, internacia kunlaboro fortigi la pozicion de E-o en la instrusistemo? Spertoj, kunordigo de laboro, novaj ideoj, strategiaj paŝoj? Venu kaj aktive partoprenu! La tutjara programo de ICH enhavas ankaŭ en 2008 praktikajn trejnsesiojn (kaj semajnfinajn kaj tutsemajnajn). Krom la bazaj fakoj por la klerigado kaj pluklerigado (gramatiko, literaturo, historio, interlingvistiko) estas en la ofertolisto kursoj por la evoluigo de praktikaj konoj, kiel ekz. varbado, organizado, ktp. Programkalendaro: http://ic-herzberg.de, menupunkto Kursoj/Studsesioj. Aliĝo: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, aŭ rete: <esperanto-zentrum@web.de> Zsófia KÓRÓDY
IPR 08/235
— pàgina 36 del PDF —
Fota kaj filma invitoj al Benino Oni povas trovi retan fotoalbumon el Porto-Novo (kie Songhai-Centro gastigos nian 41-an konferencon) ĉe la adreso: http://www.ipernity.com/ doc/43336/album/57244. La fotojn faris kaj disponigas Zsófia KÓRÓDY, gvidinto de la ILEI-seminario tie en 2007. Kaj jen filmo, kie la partoprenintoj de la seminario sendas sian mesaĝon al vi kaj tutkore invitas vin: http://ileiweb.extra.hu/ La seminario en Porto-Novo en 2007 estis antaŭpreparo por nia ĉi-jara konferenco. Vidinte la filmeton vi verŝajne konsciiĝos, kiom grava estas tiu internacia faka renkontiĝo por niaj afrikaj gekolegoj, kaj ni esperas, ke por multaj el vi la partopreno en la konferenco en Afriko estos neforgesebla travivaĵo. Akceptu la inviton kaj partoprenu en la ILEI-konferenco aŭ/kaj subvenciu la partoprenon de afrikaj gekolegoj.
Internacia konferenco pri lingvotestado La Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo (ALTE) en ĉiu tria jaro organizas sian grandan konferencon. En 2008 ĝi okazis en Cambridge, Britio inter la10-a kaj la 12-a de aprilo kun partopreno de ĉ. 600 delegitoj kaj respondeculoj pri lingvotestado, kiuj venis el 50 landoj, el ĉiuj kontinentoj kaj reprezentis 300 instituciojn: edukministeriojn, universitatojn, klerig- kaj pluklerigcentrojn, lingvolernejojn ktp. La ĉeftemo estis la socia kaj eduka influoj de la lingvotaksado. Unueciĝo en Eŭropo implicas unueciĝon en la eduk- kaj ekzamensistemoj, kaj tio influas ankaŭ aliajn landojn, de kie venas elmigrintoj aŭ studentoj al Eŭropo. Krom la ĉefprelegoj ĉiutage eblis elekti el 11 paralele okazantaj 45-minutaj prelegoj en 4 blokoj, en la paŭzoj kaj dum la oficiala akcepto estis ebleco por personaj interparoloj, sinprezentado kaj interŝanĝo de opinioj kaj spertoj. UEA kaj ILEI estis reprezentataj per la E-lingva traduko de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kiu kuŝis sur la breto de la ekspozicia ĉambreto inter aliaj faklibroj pri lingvotestado, kaj per la ĉeesto de Zsófia KÓRÓDY, vicprezidanto de ILEI. La konferenco donis bonan ŝancon ankaŭ al spertiĝo en internacia faka medio, kaj por ekscii pli multe pri la laboro de ALTE kaj samtempe montri, ke ankaŭ E-o estas vaste uzata vivanta lingvo. Dum la personaj interparoladoj eblis sperti, ke ekstereŭropanoj, delegitoj de malgrandaj landoj ekz. el Ĉilio, Kipro, reprezentantoj de malgrandaj lingvoj estas pli malfermitaj al lingvaj, lingvopolitikaj demandoj, al la
IPR 08/236
— pàgina 37 del PDF —
ĉiutagaj problemoj de internacia komunikado. La sekva, 4-a granda konferenco de ALTE okazos post tri jaroj, en 2011, en la Jagielona Universitato en Krakovo, Pollando. Jen alia organizaĵo, alia konferenco rilate al lingvaj ekzamenoj, lingvotestado, rekomendata al fakaj interesiĝantoj: http://www.iaea.info/ (The International Association for Educational Assessment), konferenco inter la 7-a kaj la 12-a de septembro 2008, Cambridge. Zsófia KÓRÓDY
Asembleo de ILEI-HU la 8-an de marto 2008. Meze: Pálma CSISZÁRSALOMON, la ĉeforganizanto de la 24-a Pedagogia Tago en Budapeŝto
Forumo Kiel vi scias, ekzistas pluraj metodoj de lernado (instruado) de E-o. Mi volas rakonti al vi pri tre interesa kaj perspektiva metodo de lernado de E-o. Fakte tiu metodo estas aplikebla al lernado de ajna lingvo kaj donas BONEGAJN rezultojn. Mi mem uzis ĝin, kiam mi estis komencanto kaj povas aserti, ke ĝi BONEGE funkcias. La metodo estas kiom facila, tiom malfacila. Facila ĝi estas, ĉar oni bezonas NUR ellerni alfabeton kaj ekscii regulojn de legado. Tio estas sufiĉe facile kaj rapide efektivigebla. Kaj
IPR 08/237
— pàgina 38 del PDF —
poste oni devas nur preni iun libron, verkitan en bona E-o (mi rekomendus librojn de la hungara verkisto Nemere) kaj laŭtlegi ĝin. NUR laŭtlegi. Sed! Ĝisfine kaj plurfoje!!! Tre grava kondiĉo – NE UZI VORTAROJN!!! Eĉ de nula komencanto, traleginta libron 5-foje (pli bone – ĝis-10-foje!) eĉ sen vortaro komprenos multon, komprenos, pri kio temas kaj kion faras la herooj de la koncerna verkaĵo. Ju pli da libroj oni tiamaniere tralegos, des pli rapide oni progresos. Aldone estas tre dezirinde aŭskulti diversajn radioelsendojn en E-o (ekzemple en la paĝaro www.radioarkivo.com), kantojn, partopreni en iuj ne-krokodilaj E-aranĝoj. Post tralego de kelkaj libroj dezirindus eklegi iun lernolibron aŭ viziti elementan kurson. Sed legadon (kaj aŭskultadon) oni devas daŭrigi. Unu el la grandaj avantaĝoj de tiu metodo estas la fakto, ke la lernanto ne devas parkerigi centojn kaj milojn da vortoj. Mirinde, sed post iom da persisto en legado vortoj kaj esprimoj kvazaŭ mem facile enkapiĝas. Kaj ilia signifo fariĝas komprenebla sen uzo de vortaro! Bedaŭrinde, tiu metodo ne ebligas 100-procentan komprenon de uzata teksto, do iom pli poste vi povas por traduko de apartaj malofte uzataj vortoj konsulti vortaron. Sed NUR NE EN LA KOMENCO! Tio estas strikte malpermesita! Sed kial mi skribis, ke tiu metodo estas malfacila? Ĉar multaj homoj erare pensas, ke ili jam ĉion scias pri metodoj de lernado de fremdaj lingvoj kaj preferas agi nur tiel, kiel oni faras tion plej ofte en multaj lernejoj: lernolibroj, lecionoj, vortaroj kaj nepra kaj pena parkerigado de novaj vortoj (aŭ radikoj). Mi ie legis, ke 99 homoj el 100 uzantaj similan metodon, neniam sukcesas ellerni lingvon. Terura statistiko! Sed mi iom devojiĝis. La malfacileco de tiu metodo estas en tio, ke homoj ne kredas, ke tiamaniere oni povas rapide ellerni la lingvon. Multaj asertas proksimume la jenon: „Tiu metodo ne estas uzebla, ĉar mi neniam komprenos la sencon de la vortoj, eĉ se mi centfoje tralegos iun libron”. Sed provi kaj konvinkiĝi pri la malo ili ne deziras… Aliaj asertas, ke ili mem scias, kiel oni povas lerni lingvojn kaj por tio ĉiam nepre estas bezonataj lernolibroj kaj vortaroj. Kaj nur poste (eble post jaroj), kiam ili jam parkerigos milojn da vortoj, oni devos komenci legadon. Bonan libron pri simila metodo verkis hungara tradukistino Kató LOMB, kiu diversgrade posedis 16 lingvojn. La libro nomiĝas „Kiel mi lernas lingvojn”. Estas interese scii, al kiom da lingvoj ĝi estis tradukita? Ĉu iu el la legantoj povas informi min pri iuj nacilingvaj tradukoj? Ĉu iu uzas tiun metodon (aŭ similan al ĝi)? Aleksandr GRIŜĈENKO, Ukrainio, <agri@lep.lg.ua> (aperis en la dissendolisto „e-ins”, 26.07.2006) IPR 08/238
— pàgina 39 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto); Boris Grigorjeviĉ Kolker (Vicprezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mireille.grosjean@rpn.ch
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5. Rete: <jozefonemeth@yahoo.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 08/239
— pàgina 40 del PDF —
ES-17300 Blanes, pmarti10@xtec.cat Albanio: Vasil Pistoli, Korea Resp.: CHO Sung Ho, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Muco, Department of Biology, Inha Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, Universitato, Incheon KR-402-751, selimibardhyl@yahoo.com shcho@inha.ac.kr Aŭstralio: Penny Vos, Kroatio/KEL: Marija Jerković, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, NSW, penivos@yahoo.com mjerkovic@net.hr Belgio: Iwona Kocięba, Kroatio/KEU: Ivan BekavacGraaf de Fiennesln 54, BE-2650 Basić, Kuŝlanova 59, HR-10000 Edegem, iwona.kocieba@telenet.be Zagreb, ilei@hes-keu.hr Benino: François Hounsounou, Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, BP 226, BJ-Lokossa-Mono, Malecón 659 entre Belascoaín y hounfranc@yahoo.fr Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Brazilo: vakas Habana, kubesp@enet.cu geinstruistoj@ileibr.org Nederlando: Atilio Orellana Britio: Tellier Angela, Rojas, Riouwstraat 172, 10 Marina Gardens, GB IP11 2HW NL-2585 HW Den Haag, Felixstowe, Suffolk, iesperanto@versatel.nl angela@esperantoeducation.co.uk Norvegio: Anne-Karin Bondhus, Ĉeĥio: Jana Melichárková, Gjerdeveien 157, NO-4028 CZ-696 02 Ratíškovice 938, Stavanger, akbondhus@c2i.net melicharkova@quick.cz Pollando: Piotr Nosek, Ĉinio: vakas ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 Danio: Arne Casper-Mortensen, Kraków, piotr.esp@gmail.com Bryggervangen 70, 4. tv. Rumanio: Mihai Trifoi, DK-2100 Kobenhavn, Str. Principala Bl.1 Ap.3, arnecasper@dbmail.dk RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Finnlando: Carola Antskog, trifoi@honoris.ro Brokärrvägen 89, Rusio: Irina Gonĉarova, FI-25700 Kimito Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, cantskog@kolumbus.fi Mosk. obl. RU-143000, Francio: Michel Dechy, mirina@online.ru 65 allée de la Crémaillère, Svedio: Siv Burell, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, Lekstorpsv. 46 E, SE-443 41 michel_dechy@hotmail.com Graabo, siv.burell@telia.com Germanio: Zsófia Kóródy, Svislando: Mirelle Grosjean, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, Grand-rue 9. Pf. 9, DE-37412 Herzberg/Harz, CH-2416 Les Brenets, zsofia.korody@esperanto.de mireille.grosjean@rpn.ch Hungario: József Németh, Togolando: Attiogbe-Agbemadon Fı u. 41/5, HU-8531 Ihász, B., Mensah, T.I.E.To, B.P. 13169, jozefo.nemeth@gmail.com Lome-TOGO, esp.togo@cafe.tg Irano: Hamzeh Ŝafii, Ukrainio: Nina Daniljuk, P.O. Kesto 17765-184, prospekt Sobornosti 32-108, IR-Teheran, hamzeh@esperanto.org UA-43026 Luck-26, Italio: Luigia Oberrauch Madella, nina_daniljuk@ukr.net via Prampolini 8, Usono kaj Kanado: Doroteo IT-43100 Parma, Holland, 5140 San Lorenzo Dr, silkovojo@aliceposta.it Santa Barbara, CA 93111-2521 Japanio: Isikawa Tieko, (US), dorothyh77@gmail.com 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama Venezuelo: vakas JP-353-0006, isksanjo@ff.e-mansion.com Armenio: Lida Elbakjan, Katalunio: Pedro M. Martin Moldovakan 26/2, kv.52, Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2,
SEKCIOJ
REPREZENTANTOJ
AM-375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Portugalio: vakas Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radp@ptt.yu Slovenio: Marija Zlatnar-Moe, Miliĉinskega 66, SI-1000 Ljubljana, Marija.Zlatnar@guest.arnes.si Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru
IPR 2008/3
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
IPR 08/31
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko……………………………………………………………… 3 David KELSO – Angela TELLIER: Projekto „Lingvolanĉilo” …………………. 4 Ni konferencis en Benino …………………………………………………………………. 8 – Saluto de UEA al la 41-a ILEI-Konferenco (Probal DAŜGUPTO) ………. 8 – Raporto pri la 41-a Konferenco de ILEI (Ewoé SAGBADJELOU) ………. 9 – Iom da statistiko pri la konferenco (Aida ČIŽIKAITö) ……………………. 11 Mihai TRIFOI: Tago de la Lernejo 2008 en Roterdamo ……………………….. 14 Sjoerd BOSGA: Financa raporto 2006/07, buĝetoj 2008/09 de ILEI ……… 15 Dennis KEEFE: Kiel starigi kaj organizi LF en via urbo? (parto II.)……… 22 El landoj kaj sekcioj (FI, DE, IT, HR, PL) ………………………………………… 30 Somera E-Studado kaj lernu! kuniĝis en Slovakio (Indr÷ PILECKYTö)…… 35
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Ekzamenoj. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio. Tel. (+40)267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyotofu, JP-621-0855, Japanio. <esperanto@d0y0b.com>. Azia agado. Titolpaĝe supre: vizito en rifuĝejo de Agame, kie instruas E-on Francis AGBENOU (foto de Vlad’ka CHVÁTOLOVÁ); malsupre: vizito en orfejo, kie instruas Latifou GBADAMASSI (foto de Monique ARNAUD) La nunan numeron ni sendis al la presejo 14 septembro 2008, redaktofino por la sekva numero 31 oktobro 2008.
IPR 08/32
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio; estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
Enkonduko La ĉefartikolo de la nuna numero venas el Britio prezentante la projekton „Lingvolanĉilo” (angle Springboard to Languages). Gratulojn kaj sukceson al niaj gekolegoj tie! La plej grava ĉi-jara evento de ILEI, sendube, estas nia Konferenco en Afriko. Tiu pionira entrepreno, eble, estis iom riska, tamen sukcesa laŭ la raportoj de Ewoé kaj Aida. Pliajn fotojn kaj materialojn vi trovos en nia retpaĝo kaj en IPR 08/4. Pri la konferenco 2009: la Estraro elektis Krakovon kiel konferencurbon. La konferenco okazos en la semajno antaŭ la UK. La Estraro kunsidos kun la lokaj organizantoj fine de oktobro en Krakovo. Post tio aperos aliĝilo por la konferenco, rete kaj en IPR 08/4. La unua, belaspekta varbilo jam nun videblas en la retpaĝo de ILEI. En la nuna numero ni aperigas la financajn raportojn 2006-2007 kaj la buĝetojn 2008-2009 de ILEI. Dum tiu ĉi jaro oni povis plurloke renkonti diskutojn (en- kaj ekster ILEIrondoj), kiuj parte eksplodis pro la manko de tiuj raportoj. Ni esperu, ke nun sekvos pli trankvila periodo kaj la raporto 2008 jam aperos ĝustatempe. Bonan legadon al vi ĉiuj! Jozefo Németh, redaktoro
IPR 08/33
— pàgina 4 del PDF —
Projekto „Lingvolanĉilo” de David KELSO kaj Angela TELLIER Multaj legantoj de IPR konas la nomon Lingvolanĉilo; malmultaj tamen certas pri tio kio ĝi precize estas. Fakte, Lingvolanĉilo estas la esperanta nomo de la brita projekto Springboard to Languages. Por tiuj, kiuj ŝatas terminologiajn puzlojn: la kutima traduko de la angla ‘springboard’ estas ‘saltotabulo’; tamen tiu vorto pli ĝuste priskribas la rigidan ‘diving-board’ (plonĝtabulo) super naĝejo; ‘springboard’ estas la resaltiga tabulo etendiĝanta tuj super la akvo; franclingve, ‘tremplin’. Tiun nomon oni elektis specife por esprimi la propedeŭtikan karakteron de la lernprogramo. La programo Lingvolanĉilo instruas E-on, ne por si mem, sed por evoluigi en la lernantoj lingvo-konscion, kiel bazon por posta lingvolernado. Estas ĝenerale agnoskate, ke dulingvaj infanoj pli rapide kaj pli sukcese lernas fremdan lingvon ol unulingvaj; cetere, ju pli da lingvoj oni lernas, des pli facilas tiu lernado. Oni hipotezas, ke tiuj fenomenoj rezultas de la ‘lingvo-konscio’, t.e. konscio pri la karaktero de lingvo, pri tio kiel funkcias lingvoj kaj pri la procedo de lingvo-lernado. Ĝi estas speco de ‘metascio’, t.e. ‘scio pri sciado’; estas akceptate nun de pedagogoj, ke oni pli bone lernas kiam oni komprenas la karakteron de la lernataĵo, kaj la manieron en kiu oni lernas. Dum almenaŭ 80 jaroj, advokatoj por E-o pripretendas la ‘propedeŭtikan’ valoron de la lingvo. Fakte la pruvoj estas malmultaj kaj malfortaj. Tamen, ne mankas pruvoj ke E-o estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj. La studoj de THORNDIKE kaj KENNON, kiuj efektiviĝis en la dudekaj jaroj, kredeble estas la plej sciencaj kaj sendependaj. Krom tio, estas multaj indikoj ke Esperanto estas ne nur facile lernebla, sed ankaŭ helpas en la lernado de aliaj lingvoj. La kvarjara studo fare de HALLORAN en Britio en la lernojaroj 1947-51 estas eble la plej konvinka, kvankam etskala. Ankaŭ la studoj de EATON el la tridekaj jaroj, SZERDAHELYI el la sesdekaj, FRANK el la sepdekaj, FORMAGGIO el la okdekaj, TIŠLJAR kaj BISHOP el la naŭdekaj jaroj estas tre interesaj. Malgraŭ la manko de nerefutebla pruvo, estus tute racie supozi, surbaze de la rezultoj de la ĉisupraj studoj, ke E-o havas ian, ioman propedeŭtikan valoron. La specifan kuntekston de la projekto Lingvolanĉilo kreis la iom surpriza decido de la brita registaro en 2003/04. Jam de multaj jaroj la
IPR 08/34
— pàgina 5 del PDF —
britoj ĝuas bedaŭrindan reputacion pri lingvolernado. Ĉu ĉar Britio estas insulo, la enloĝantoj ne emas lerni fremdajn lingvojn tiom kiom iliaj najbaroj en la kontinenta Eŭropo? Certe, ekde kiam la angla lingvo, pro la domina rolo de Usono en tutmonda komerco kaj milita potenco, iĝis la plej vaste uzata lingvo en la mondo, des malpli videblas tia emo! Dum la lastaj dudek jaroj la nombro da kandidatoj por lingvoekzamenoj je niveloj abiturienta kaj antaŭ-abiturienta, efektive draste falis: iom malsame ol preskaŭ ĉie alie en la mondo. Kun la nobla celo provi instigi ĉe junuloj entuziasmon lerni lingvojn la registaro iom nesence decidis, ke fremdaj lingvoj ne plu estu devigaj en gimnazia lernprogramo por junuloj pli ol 14jaraj; samtempe tamen ili anoncis, ke antaŭ 2010 almenaŭ unu fremda lingvo estu devige instruata en ĉiu bazlernejo en Anglio (la eduksistemoj de Skotlando, Kimrio kaj Nordirlando estas administre apartaj). La registaro ne publike klarigis sian rezonadon por ĉi tiu decido, sed oni devas konjekti ke, ĉar junaj infanoj pli facile (kaj ŝajne pli plezure) lernas lingvojn ol adoleskuloj, oni esperas, ke ili elektos daŭrigi lerni volonte en gimnazio. Nu, eble. Tiu decido tamen prezentis grandajn problemojn por bazlernejoj. En Britio (kiel en multaj landoj) la instruistoj en bazlernejoj estas ĝeneralistoj, ne fakuloj. Ekzistas en bazlernejoj nek instrurimedoj, nek aparato, nek sperto (eĉ ne vera entuziasmo) pri lingvoinstruado – kaj malmultas proponota helpo de la registaro. Mankas ankaŭ spaco en la instru-horaro, pro la neceso enkonduki novajn programojn laŭ la postuloj de la ministerio pri edukado-programoj pri alfabetismo, pri civitanismo, pri matematiko, pri sporto k.c. Do, jen la kunteksto; jen ŝanco por Lingvolanĉilo: tian programon senspertaj instruistoj ja povas enkonduki en bazlernejon; la materialoj estas malmultekostaj; haveblas kaj konsilo kaj trejnado subvenciataj. En 2005 oni koncipis kaj evoluigis la programon, surbaze de materialoj jam preparitaj por jama programo ‘Urso-kurso’, kaj ‘premieris’ la programon ĉe granda tutlanda Lingvo-Foiro en Londono, novembron 2005. Samtempe okazis publiko-kampanjo per dissendo de invitleteroj kaj per reklamo en landa ĵurnalo pri edukado (Times Educational Supplement). La unua provlernejo komencis uzi la materialon en septembro 2006, komence de la lernojaro; sekvis aliaj (tamen ja unu-ope) ĝis hodiaŭ, kiam sekvas nian programon kvin provlernejoj. Tio ja estas la plej malfacila aspekto de la tuta projekto: konvinki la lernejestrojn, ke Lingvolanĉilo estas valora, utila ero por ilia instruprogramo, ke ili ellasu el la lernprogramo ion alian malpli IPR 08/35
— pàgina 6 del PDF —
La gelernantoj de la Scorton-lernejo kun la instruistino Alison DODD valoran – tia decido por lernejestro estas malfacila. La programo realigeblas laŭ tri alternativaj manieroj, sed la kerna ideo ĉiam estas la sama: ĝeneralaj instruistoj transprenos la tutan instruadon kaj sendepende gvidos la projekton. Laŭ maniero A, la programon prezentas dum du jaroj faka Einstruisto, dum la ĝenerala instruisto (kaj eventuala asistanto) ĉeestas la instruadon. Laŭ maniero B, la E-instruisto kaj la ĝeneralisto dividas la instruadon, tiel, ke la ĝeneralisto firmigas kaj pliampleksigas la laboron de la e-isto. Laŭ maniero C, la ĝeneralisto provizas la programon ekde la komenco, kun subteno kaj konsilo de fakulo pri E-o. Kiun manieron uzas kiu lernejo dependas, kompreneble, de la disponeblo de e-ista instruisto kaj de la memfido de la instruistoj en la lernejo. La ĉefa financa subtenanto de la projekto estas la landa asocio, EAsocio de Britio; kontribuas ankaŭ ESF kaj Fondaĵo Hodler ‘68. La kontribuon de ESF oni uzas specife por komisii sendependan taksadon de la tuta projekto fare de la Pedagogia Fakultato de la Universitato de Manĉestro. La esploristoj/taksantoj lastatempe eldonis raporton pri la unua jaro de la projekto. La trovitaĵoj estas ĝenerale pozitivaj. Evidentas, ke la instruistoj kaj lernejestroj ŝatas la programon, precipe la altkvalitajn
IPR 08/36
— pàgina 7 del PDF —
lernmaterialojn. Ni devas agnoski, ke la lernejanoj ne senescepte entuziasmas (ĉu pro gepatra influo?), sed la plimulto ĝuis la sperton kaj kredis, ke ili jam profitas. Estas tro frue por mezuri pliiĝon de lingvokonscio aŭ ŝanĝon en la opinioj de la geknaboj, sed jam vidiĝas diferencoj inter la geknaboj el diversaj lernejoj, en diversaj komunumoj, kun malsamaj enloĝantaroj. La instruistoj rimarkis, ke la lernejanoj progresas ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla lingvo, kie la propedeŭtika efiko lerni duan lingvon ŝajne jam percepteblas. Je la komenco oni esperis, ke eblos fari klasikan komparon de la projektaj lernantoj kontraŭ paralela kontrolgrupo. Praktike, ĉiuj lernejanoj en koncernaj jargrupoj en ĉiu lernejo partoprenas la projekton (entute pli ol 200 lernantoj), sekve ne eblas trovi taŭgajn kontrolgrupojn en la samaj lernejoj. Nekompareblaj malsimilecoj inter la projektaj lernejoj kaj aliaj lernejoj tro grandas por ebligi validajn komparojn, sen treege detalaj (kaj kostaj) statistikaj ĝustigoj. Pro tio, ekde nun la taksado dependos de metodiko nomata en la angla lingvo ‘case-study approach’ (aliro karakterizita de intensiva studo de unuopaj kazoj). Ĉu eblos aŭ ne eblos pli poste fari sciencan komparon inter lernejanoj en la projekto kun aliaj, kompareblaj lernejanoj, por plifortigi rezultojn pri la propedeŭtika valoro de E-o, estos poste decidite. La rezultoj de tiu ĉi sendependa taksado, fare de prestiĝa universitato, tamen estos valoregaj. Unu interesa trovitaĵo, eĥo de la laboro de HALLORAN antaŭ pli ol 50 jaroj, estas, ke ŝajne E-o helpas la malpli kapablajn geknabojn pli ol ĝi helpas la pli kapablajn. Eble, pli kapablaj lernantoj lernus ajnakaze, sed por la malpli kapablaj pli gravas la cirkonstancoj de la lernado, ekzemple la komprenebleco de la lernobjekto (ĉi-kaze, E-o). Certe estas sciate jam de longe, ke la rolo de specifa instruataĵo multe pli gravas por malpli kapablaj lernantoj ol por la pli kapablaj; ne malpli gravas la rolo de instruisto. IPR 08/37
— pàgina 8 del PDF —
Nu, jen resumo de la projekto Lingvolanĉilo. Ĝis nun, ege kontentige, kvankam, ĉar estas perhoma projekto en homa mondo, ekzistas problemetoj kaj malglataĵoj. Sen ajna dubo la ĉefa problemo estas aligi provlernejojn. Kiel scias legantoj de IPR, instruistoj estas karakterize konservativaj; eble, en bazlernejoj, eĉ pli ol en gimnazioj; kaj, kredeble, lernejestroj tiom pli! Krome, temas pri Anglio, naskejo de la tiel nomata tutgloba lingvo. En ĉiu kazo ni dankas al forta, iniciatema lernejestro (ina, ĉiukaze) kiu pretas defendi sian decidon al eduka instanco, superaj oficuloj, gepatroj kaj instruistaj kolegoj. Eble, ju pli progresas la projekto, des pli interesiĝantaj provlernejoj povos dependi ne de niaj teoriaj argumentoj, sed de reala sukceso en jamaj provlernejoj. Ni esperu …… Vidiĝis multa intereso pri la projekto ene de la E-komunumo. Lajos (Ludoviko) MOLNÁR el Budapeŝto fondis retgrupon Lingvolanĉilo por promocii similajn iniciatojn tra Eŭropo. Ni disponigas senpagajn ekzemplerojn de la ‘instrupako’ al interesataj landaj kaj fakaj organizoj kaj ‘informpakojn’ al multaj dekoj da petintoj (la kompleta instrupako kostas €50). Espereble la aĉetintoj ekzamenos kaj konsideros traduki la anglalingvajn tekstojn en siajn proprajn lingvojn. Ĝis nun, mi bedaŭras raporti, neniu firme deklaris sian intencon tion fari. Plena informo pri la projekto haveblas ĉe www.springboard2languages.org, plejparte anglalingve, ĉar Lingvolanĉilo estas por anglalingvaj infanoj en anglalingvaj lernejoj. Specifajn demandojn ni klopodos respondi, sed bonvolu memori, ke ni estas ege malmultaj volontuloj kaj la farendaĵoj ege multaj. Skribu al info@springboard2languages.org.
Ni konferencis en Benino Saluto de UEA al la 41-a ILEI-Konferenco Estimataj kongresanoj, En la nomo de UEA kaj en mia propra, mi varme salutas la 41-an konferencon de ILEI okazontan en Portonovo, Benino, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2008, kiun mi bedaŭras ne povi persone ĉeesti. Mi estas iusence ponta ulo inter ILEI kaj UEA, ĉar dum la jaro 2006-07 mi estis la prezidanto – post kelkjara membreco – de la Internacia Ekzamena Komisiono, kiun kune stiras la komitatoj de UEA kaj ILEI, por funkciigi la
IPR 08/38
— pàgina 9 del PDF —
sistemon de Internaciaj Ekzamenoj kune organizitan de tiuj du asocioj; la ponto persone salutas la kongresantan ILEI! Permesu al mi iom pontifiki. La gravecon de via konferenco ne eblas tro substreki. Mondan Ekonferencon oni unuafoje okazigas en Afriko. Pro la aparta historio de Afriko – jam ekde la momento, kiam la unua homo aperis en orienta Afriko antaŭ jarmilegoj, kaj ekde la formiĝo de la unua homa ŝtato en Egiptio – la tuta mondo prave atentas la evoluon de ĉiaj evoluigaj agadoj en tiu patrina kontinento. Ĉiuj scias, ke en la ĵusaj jarcentoj tiun kontinenton plagis multaj suferoj. Sed ĉiuj ankaŭ scias, ke pro la politikaj streboj de multaj figuroj de NKRUMAH kaj NYERERE (inter kiuj troviĝis amika debato, ĉu la evoluo devus okazi ĉefe urbocentre, laŭ NKRUMAH, aŭ ĉefe kampare, laŭ NYERERE) ĝis la giganta kaj monde aprezata NELSON MANDELA, kaj pro la kulturaj streboj de tuta galaksio da steluloj de FANON kaj ACHEBE ĝis NGUGI, kiuj kreis la bazojn de la postkoloni-epoka tagordo por la homaro, la suferanta Afriko fariĝis ankaŭ gvidanta kontinento. La mondo devas ankoraŭ pli bone lerni, kiel plej saĝe stiri la interreagadon de kulturoj en kaj ekster Afriko. La pedagogio estas esenca ejo por tiu lernado necesa por ni ĉiuj. Mi estas certa, ke la ILEI-Konferenco en Portonovo signifos gravegan paŝon antaŭen por la tuta homaro. La fakto, ke homoj ekster la e-istaj rondoj malmulte rimarkas la konferencon, ne estas io signifa en kontinento, kie oni lernis flegme akcepti la portempan ŝajnon de malgrandeco en ĉiuj fortostreĉoj, kiuj poste montriĝas grandsignifaj. Ni fosu nian sulkon. Amike salutas viajn laborojn: Probal DAŜGUPTO Linguistic Research Unit, Indian Statistical Institute, 203 B.T. Road, Kolkata 700108, India, tel. +91-9831815042
Raporto pri la 41-a Konferenco de ILEI de Ewoé SAGBADJELOU La ĉi-jara konferenco de ILEI okazis en Portonovo (Benino) de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2008 kun la partopreno de e-istoj el Afriko, Azio kaj Eŭropo. En la unua tago de la aranĝo, post alveno de la konferencanoj, komenciĝis sub la gvido de Tieko ISIKAWA Interkona Vespero dum kiu ĉiuj sin prezentis, interparolis en etoso amikeca.
IPR 08/39
— pàgina 10 del PDF —
Merkredo, la 30-a de julio, estis dediĉita al la oficiala Inaŭguro de la konferenco. Ĝi ekis per la hiso de esperanta flago kaj la kantado de „La Espero“. Sekvis paroladetoj de diversaj eminentuloj: unue de Hori YASUO kaj Renée TRIOLLE; poste de Privas TCHIKPE, pioniro de la benina Emovado, kaj de Adelabu SAIBU je la nomo de la urbestro de Portonovo. Ĉilasta, dum la malferma ceremonio sciigis al partoprenantoj la antaŭajn nomojn (Adjadje, Hogbonou), kiujn havis la urbo Portonovo, riĉa pro siaj Songhai-centro, preĝejoj, moskeoj, vendejoj kaj manĝoj diversaj. Por fini li deziris, ke dua tia konferenco okazu en Benino. Indas mencii la intervenon de s-roj Francois HOUSSOUNOU (LKK-ano, prezidanto de la Benina sekcio de ILEI), Latifou GBADAMASSI (LKK-ano, prezidanto de la landa E-Asocio) kaj Francis KODJOVI AGBENOU (oficisto en la Afrika Oficejo) por prezenti raporton pri siaj respektivaj agadoj. Estis laŭtlegitaj salutoj de AIS kaj ISAE. Tuj poste, efektiviĝis entute tri prelegoj: Renée TRIOLLE informis pri UNESKO, ties rilatoj kaj kunlaboro kun UEA. Hori YASUO parolis pri la Emovado en Azio. Jean Pierre BOULET gvidis diskuton unue rilate al edukado en Afriko, pri la maniero laŭ kiu patrino devas prizorgi infanojn, due pri herboj/plantoj uzeblaj en kuirado kiel manĝoj kaj en kuracado. Li parolis rilate al la ielo utiligi tiajn herbojn. Venis la momento ekzameniĝi: Mireille GROSJEAN, respondeculino pri la organizado de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA, anoncis la ekzamenojn senpagaj. De la gramatika testo ĝis la parola parto, la kandidatoj laboris dum tri tagoj. Ĉe la fino, la sukcesintoj ricevis atestilojn. Aliaj eroj de tiu inaŭgura tago estis la konversacia kaj amika rondoj, kies prizorgantoj intervenis preskaŭ ĉiutage. La laboroj de ĵaŭdo komenciĝis jene: Ana MONTESINOS enkondukis siajn lingvajn ludojn por la klasĉambro, prezentante diversajn tipojn de bildludoj, kio permesis al ĉeestantoj elekti tia(j)n aŭ alia(j)n objektojn uzeblajn en iliaj respektivaj landoj. Scio pri manĝoj, manĝkutimoj de la ĉeestantoj laŭ ties landoj aldoniĝis al ŝia laboro alian tagon. Vlad’ka CHVÁTALOVÁ, en la traktado de sia temo por lingva festivalo – multlingva renkontiĝo kaj dialogo inter kulturoj – informis la partoprenantojn pri diversaj etnoj, lingvoj parolataj en ties landoj, iliaj devenoj ktp. Fine de la konferenco okazis Lingva Festivalo kun prezento de 15 lingvoj, el kiuj 6 estis afrikaj. Notindas, ke ambaŭ s-aninoj finis siajn taskojn post kelktaga renkontiĝo kun partoprenantoj foje en komisionoj. Samhore kaj ankaŭ en sekvaj tagoj, kunsidis komitatanoj de ILEI por decidi rilate al la aferoj de la ligo. Posttagmeze okazis la unua ekskurso al Aguegues. Aliaj vizititaj lokoj
IPR 08/310
— pàgina 11 del PDF —
dum la aranĝo estis Adjarra, Bimins, Dangbo, kiuj prezentis al la tienvojaĝantoj buntajn vidindaĵojn. Vendrede daŭris la kutima programo de la konferenco kun siaj ĉiutagaj programeroj. Sabate okazis Simpozio, dum kiu ni sekvis prelegojn kaj partoprenis en diskutoj. Inter la amuzaj eroj troviĝis muzikado kaj origamio: Hori, montrante kolektitajn muzikilojn kaj ludilojn, aŭskultigis iliajn melodiojn. Li ludis kaj ludigis kelkajn instrumentojn. Kantoj kaj aplaŭdoj akompanis lin, kio amuzis ĉiujn. Estis okazo konatiĝi kun arto de paperfaldado. Tion prezentis ges-anoj „Mayuko kaj aliaj“. Ili lernigis kiel krei diversajn formojn de objektoj (birdoj, kovertoj) per paperfaldo. Dimanĉe okazis tuttaga ekskurso tra Portonovo. Eksterafrikaj samideanoj kolektis monon por pagi partoprenon en la ekskurso de ĉiuj dezirantaj afrikanoj. En la antaŭlasta tago de la konferenco, ĝenerala asembleo antaŭis la solenan Fermon. Post tio, la partoprenantoj markis la eventon plantante unu arbidon en la konferenceja domo Songhai-centro. La vespero estis agrabligita per spektaklo (kantoj, dancoj, tamtam-ludoj, vestoj) de loka teatrogrupo tre ŝatata de konferencanoj, kiuj senhezite imitodancis. Dum la disdono de atestiloj pri la ekzamenoj, la afrikaj helpantoj ricevis etajn suvenirojn de Nederlando – lando de la ĉi-jara UK, la eksterafrikaj helpantoj ricevis afrikajn muzikilojn. La oficiala disiĝo ekis en la posta tago, tuj post la matenmanĝo. Mi pasigis belan semajnon en Portonovo, renkontante multajn gesamideanojn (el diversaj landoj), kun kiuj mi lernis, babilis, ludis, amuziĝis, manĝis, resume partoprenis al programeroj.
Iom da statistiko pri la konferenco Al la konferenco aliĝis 73 personoj, sed partoprenis malpli. 21 personoj el ekster Afriko: el Francio 7, el Japanio 5, el Aŭstralio 2, el Nederlando 2, po 1 persono el Ĉeĥio, Britio, Italio, Svislando kaj Litovio. El Afriko partoprenis 23 personoj: 15 el Benino, 3 el Togolando, 2 el Burundio, 2 el Ganao, 1 el Ebura Bordo. Nur 1 persono venis por 1 tago, kaj 1 persono por 3 tagoj. Ambaŭ el Benino. Nur 2 eksterafrikaj aliĝintoj ne partoprenis; por pliaj afrikaj partoprenantoj mankis financaj rimedoj. Dum la semajno de la UK prof. A. PORTILLO el Venezuelo informis, ke li ne povas veni; L. MADELLA el Italio eĉ ne planis veni, nur per aliĝkotizo
IPR 08/311
— pàgina 12 del PDF —
subtenis la konferencon. UEA dediĉis 1 000 EUR por subvencioj, ILEI proprakoste subvenciis ĉirkaŭ 10 partoprenantojn, kelkaj e-istoj faris pli aŭ malpli grandajn personajn donacojn (listo de sponsoroj aperos en la retpaĝo de ILEI). La franca sekcio surloke decidis inviti virinon esperantistinon – Yollande AGBENOU. François HOUNSOUNOU ne povis ĉeesti dum la tuta konferenco, do rapide trovis anstataŭanton – Jozeph TCHOKPODO – la ĝenerala sekretario de la landa asocio de Benino. Kelkaj partoprenantoj venis pli frue kaj tuj iris al la Centro aŭ ekskursis – laŭ propra deziro. La lokaj organizantoj klopodis renkonti ĉiujn, sendepende, en kiu tago kaj kiu horo la partoprenantoj venis. Dankon al ili pro la zorgo. Tieko ISIKAWA zorgis pri pretigo de la konferencaj sakoj, helpis al la prezidanto de LKK Charles ALOFA dum la Solena Inaŭguro, ankaŭ gvidis la programon dum la Interkona Vespero kaj la unua konferenca tago. Dum la solena Inaŭguro partoprenis reprezentanto de la urba municipo kaj princo de unu el la lokaj triboj, kiun invitis samideanoj Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET. Reciproke pro la omaĝo, ili estis invitataj al edziĝfesto de la princo, kiu okazis tuj post la konferenco. Mankis eblo hisi flagon, sed LKK elturniĝis kaj ni havis dum la tuta konferenco flagon apud la konferencejo. Estis pendigitaj 3 konferencaj afiŝoj kaj 1 informilo (anglalingve, ĉar estis granda grupo de usonaj studentoj) en la restoracio. Kelkaj personoj neespistoj estis interesitaj kaj ofte estis kun ni. Salutvortojn sendis UEA, AIS, ISAE, la prezidanto de ILEI, salutis la prezidanto de landa asocio, la prezidanto de landa ILEI-sekcio, la prezidanto de LKK, la unua e-isto en Benino – Privas TCHIPKE. Al la ekzamenoj aliĝis 15 personoj kaj sukcesis 6 (5 afrikaj samideanoj). Dum la Lingva Festivalo estis prezentitaj 6 afrikaj lingvoj (entute 15). Ĉiutage okazis konversacia rondo kaj longaj amikaj neformalaj interparoloj en malpli grandaj grupetoj. La ekskursojn prizorgis kaj gvidis la membro de LKK Sébastien ESSOU. Bedaŭrinde la ekskursoj estis tro kostaj por afrikaj samideanoj, sed partoprenantoj decidis kolekti IPR 08/312
— pàgina 13 del PDF —
iom da mono por partoprenigi ĉiujn dezirantojn en la tuttaga ekskurso. La ekskursoj estis tre interesaj kaj vere riĉigis la spertojn de la partoprenantoj. Dum la postkonferenca ekskurso ni vizitis rifuĝejon, kie ni trovis pli ol 20 esperantistojn (instruas Francis AGBENOU, oficisto de AO); tre impresa estis vizito al orfejo, kie instruas Latifou GBADAMASSI, kaj al lernejo kie instruas Pierre HOUENAVO; ne malpli impresis vizito al unu komencantino – Julienne, kiu estas tre progresema persono. Tiu ĉi vivas kun 2 filoj (unu el ili – Yayra – estas e-isto, tial ankaŭ ŝi komencis lerni) kaj ŝi sukcesis fondi propran fabriketon por produkti sapon [vd. la foton sur la 12-a paĝo], kaj ŝi revas pri plivastigo de la fabriketo. Ĉiuj eksterafrikaj partoprenantoj kunportis laŭ siaj ebloj diversajn materialojn, kiuj estis ekspoziciataj dum la tuta konferenco kaj disdonitaj en la lasta tago. Fine de la konferenco ni plantis oranĝarbon en Songhai Centro, la afrikaj samideanoj baptis ĝin „ILEI-arbo“. [vd. la foton sube]
La afrikaj samideanoj petis klopodi okazigi pliajn E-aranĝojn en Afriko, ĉar ili volas lerni mem organizi internaciajn aranĝojn. La 41-a konferenco de ILEI okazinta en Portonovo, Benino, estis la unua internacia E-aranĝo en Afriko, kiu kunvokis ne nur afrikajn samideanojn. Nek UEA, nek TEJO aŭ iu alia E-organizaĵo ankoraŭ kongresis en tiu ĉi kontinento. ILEI faris la unuan paŝon kaj – mi devas diri – ne mispaŝis. Laŭ la opinio de la partoprenantoj, la konferenco estis sukcesa. Mi samopinias. Aida ČIŽIKAITö
IPR 08/313
— pàgina 14 del PDF —
Tago de la Lernejo 2008 en Roterdamo de Mihai TRIFOI, ILEI-estrarano pri lerneja agado Kiel kutime dum la UK-oj de E-o, ankaŭ ĉi-jare La Tago de la Lernejo (TdL) okazis en aparta tago, mardon, la 22-an de julio, inter la 10-a kaj 16-a horoj. La temo de la TdL en 2008 estis «La pedagogia valoro de Esperanto». Partoprenis ĉ. 50 e-istoj. Danke al la organizintoj de la UK, la ejo kaj la teknikaj kondiĉoj estis bonegaj. Dum la ses horoj, post la salutvortoj nome de ILEI (Mihai TRIFOI), de UEA (Claude NOURMONT) kaj de la Nederlanda ILEI-Sekcio (Rob MOERBEEK), 17 prelegintoj strebis konvinki la publikon pri la neceso ekspluati pli intense la pedagogian valoron de la Internacia Lingvo kaj pri la neceso eltrovi novajn rimedojn por pli efike prezenti ĝin al lernejaj kaj universitataj instancoj. La TdL-Programo estis strukturita en tri partoj. Post la enkonduka parto (Salutoj nome de ILEI, UEA kaj NGGE) sekvis du serioj de prelegoj, dum kiuj famaj geinstruistoj de diversaj instruniveloj prezentis siajn spertojn, projektojn, metodojn, rezultojn aŭ opiniojn rilate al la menciita temo. Dum la unua serio de prelegoj estis vera plezuro aŭskulti la prezentojn de D-ro Maŭro LA TORRE (La pedagogia valoro de E-o), Hiddo VELSINK (Pri la eduka sistemo en Nederlando), D-ro Renato CORSETTI (Ĉu la instruista E-movado en Eŭropo estas memvole konstruanta sian muzeon kaj eniranta ĝin?), D-ro Seán Ó RIAIN (E-o por plibonigi la lingvolernadon – irlanda vidpunkto), Prof. Ed BORSBOOM (Internacia E-Instituto en Hago kaj la Cseh-metodo), D-ro Humphrey TONKIN (Instruado de E-o kaj Interlingvistiko en la Universitatoj), D-ro Ilona KOUTNY (Trejnado de Einstruistoj en universitato – sperto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM), D-ro Sasaki TERUHIRO (La instruado de E-o en japanaj universitatoj), Nina DANILJUK (E-o en mezaj kaj superaj lernejoj de Ukrainio). Se la unua serio de prelegoj estis pli «teoria», la dua estis iom «pli praktika» en la senco, ke la prelegintoj prezentis diversajn projektojn, rezultojn, rekomendojn por la enlerneja instruado de E-o. Prelegis: Zsófia KÓRÓDY (Interkultura Centro Herzberg: Rezultoj de lerneja instruado por ĝemelurboj kaj por internacia komunikado), Angela TELLIER (La evoluo de la projekto Lingvolanĉilo / Springboard to Languages), Zlatko TIŠLJAR (En lernejojn kiel enkonduko por lernado de aliaj lingvoj), Stano MARĈEK (E-o per rekta metodo / Lerniloj kaj didaktikaj materialoj de Stano Marĉek),
IPR 08/314
— pàgina 15 del PDF —
Luigia OBERRAUCH MADELLA (Pri la rezultoj de la projekto AKEL), Jennifer BISHOP (La instruado de E-o en Aŭstralio), Prof. Julian HERNANDEZ ANGULO (Kiel paroligi la gelernantojn kaj stimuli ties apartensenton al KEA kaj UEA), Maria BELOŜEVIĆ (Aktivado ene de la projekto «Libera tempo de gelernantoj». Gvidis la TdL-Programon Mihai TRIFOI, teame kun Dr-o Maŭro LA TORRE kaj D-ro Ronald J. GLOSSOP. Protokolis: Luigia OBERRAUCH MADELLA kaj Anna Maria COLACICCHI. La sola nia bedaŭro estis, ke la tempo ne sufiĉis por tiom da prelegantoj, tamen ĉiuj respektis strikte la programon. La ILEI-estraro dankas al ĉiuj, kiuj prezentis prelegojn dum la TdL kaj invitas ilin sendi elektronikan kopion al la redaktoro de IPR, Jozefo NÉMETH (jozefo.nemeth@gmail.com), por eventuala publikigo. Samtempe ni dankas al ĉiuj ĉeestintoj de la TdL kaj atendas ilin denove en Bjalistoko en 2009.
Financa raporto 2006-2007 buĝetoj 2008-2009 de ILEI de Sjoerd BOSGA, kasisto de ILEI Financa raporto pri 2006 kaj 2007 La rezultkalkuloj de ILEI por 2006 kaj 2007 montras, ke ILEI finance sufiĉe sanas – la elspezoj por plej baza funkciado estas kovritaj de la bazaj enspezoj. Alivorte, membrokotizoj, enspezoj pro ekzamenoj kaj donacoj kovras la kostojn de la eldono de IPR kaj la funkciadon de la estraro. En 2007, tiuj enspezoj eĉ pli ol sufiĉis – kaŭze de ne-okazigo de fizika estrarkunsido en tiu jaro (kunsido okazis komence de 2008). 2006 donas pli kutiman bildon – iom da konferenca profito estis necesa por kovri kostojn de estrarkunsido. Zorgiga por 2007 tamen estis la falo de enspezoj el membrokotizoj kompare kun 2006, de 9309 al 8421 €. Tamen, ili restas signife super la nivelo de 2005 (6972 €), kaj pli-malpli similas al 2004 (8630 €). Por 2008 jam laboro estas farata por rekreskigi la membronombrojn. Zorgiga por 2007 estas ankaŭ la falo de enspezoj por Juna amiko, tendenco kiu meritas nian atenton. Kaj en 2006 kaj 2007 la ILEI-konferenco donis pli grandan profiton ol buĝetite. Kialo de tio estas ne nur tre atenta kaj pesimisma buĝetado kaj iom da bonŝanco, sed ankaŭ la granda kvanto de partoprenantoj (ekz. en 2007 ni buĝetis pesimisme por 45 partoprenantoj, sed estis 70). Pro tio, parto de la IPR 08/315
— pàgina 16 del PDF —
konferenca profito el 2006 (1500 €) estas rezervita por la konferenco en Afriko, 2008. Simile, parto de la konferenca profito en 2007 kreskigas fonduson Dazzini por helpi al ne-pagipovaj partoprenantoj de ontaj konferencoj. Alia parto de la konferenca profito estas rezervita en la fonduso Flugiloj, helpe al trejnado de junaj instruistoj dum junularaj aranĝoj. Fine, 1000 € aldoniĝas al la fonduso Szerdahelyi por aktive subteni projektojn realigotajn de niaj landaj sekcioj kunlabore kun la Estraro. Kiel en antaŭaj jaroj, kostoj por «honorarioj ĝenerale» estis nulaj, kvankam ni daŭre serĉas pliajn kunlaborantojn. Ankaŭ «informado» denove estis (kvazaŭ) nula en ambaŭ jaroj. Enspezoj el donacoj, kiuj ŝajnas subite altaj en 2007, estas klarigitaj el tio, ke en 2007 ni registris ne-repetitajn kostojn de aktivuloj (i.e. por rilatoj kun Unesko) ambaŭ sub elspezoj («Aktivuloj») kaj enspezoj («Donacoj»). La seminario en Benino, komence de 2007, estis financata de du subvencioj – de sveda „Ido”-fondaĵo kaj de fondaĵo Afriko de UEA. Kroma subvencio de UEA estis petita nek por 2006 nek por 2007, ĉar ĝi ne estis bezonata. Tamen, en 2008 – por kiu ni antaŭvidas konferencon kun nula rezulto – la subteno havus pli signifan rolon. Eldono de Tendaraj Tagoj 1 estis denove antaŭvidata por 2007, sed ankoraŭ ne okazis. En fonduso Szerdahelyi estas mono rezervita por tiu eldono. En 2006 okazis reeldono de la Manlibro pri Instruado – sed preskaŭ sen influo al la rezultokalkulo, ĉar plejmulto estis vendata en tiu jaro. Samkiel en antaŭaj jaroj, la kurzo de la sveda krono kompare kun la eŭro iom oscilis, kaj kaŭzis foje gajnon foje perdon al ILEI. Bonŝance temas pri oscilado, ne pri signifa ŝanĝo.
Buĝetoj por 2008 kaj 2009 La stabila ekonomio de ILEI en la lastaj jaroj, la pozitiva financa rezulto kaj akirado de eksteraj subvencioj ebligas plani investojn en agadprojektojn de ILEI kaj en elektitajn projektojn de landaj sekcioj. Por tio estas bezonata kunlaboro de la sekcioj kaj pli klara subteno al ili. La ideo estas anonci konkurson por projektoj kiujn ILEI subtenu el siaj fondusoj, kaj helpu akiradon de pliaj subvencioj el eksteraj fondaĵoj. Se la Komitato subtenas la planon, la estraro konkretigu ĝin kaj publikigu en IPR 08/4 kaj en la retejo de ILEI. La granda projekto de la jaro 2008 estas la konferenco en Afriko, kiu postulas laboron de ĉiuj estraranoj kaj multaj aktivuloj el kaj ĉirkaŭ Afriko. Kiel ajna projekto, ĝi kostas monon – investitan en la partoprenon de Afrikaj samideanoj. Sekve, kontraŭe al konferencoj en aliaj jaroj, ne estas antaŭvidata
IPR 08/316
— pàgina 17 del PDF —
signifa profito. Nur danke al ricevitaj donacoj (1500 €), rezervita sumo el 2006 (1500 €) kaj subteno el Fonduso Interkulturo la neta rezulto povas esti nula. Multe pli gravas la organiza kaj eduka rezulto de la konferenco en Afriko. Eblus daŭrigi la Afrikan agadon. La Fonduso Interkulturo povas certigi komencajn investojn por formado de interkulture kompetentaj E-instruistoj en Afriko. Ankaŭ akirado de ekstermovadaj subvencioj por Afriko estas bezonata, pri kio ni havas iom da pozitivaj spertoj. Por 2009 estas antaŭvidataj aliaj projektoj: kontribuoj el Fonduso Szerdahelyi kaj Interkulturo, konforme al la celoj de tiuj fondusoj, ebligos projektojn de iuj el niaj sekcioj, por kiuj ankaŭ estu serĉataj eksteraj subvencioj. Por tio, kunlaboron ni daŭrigos kun E@I, lernu.net, Interlingvistikaj studoj de UAM en Poznań kaj aliaj projektoj kiujn ILEI subtenas. En ambaŭ jaroj 2008 kaj 2009 ni antaŭvidas agadon kadre de la projekto „Flugiloj de malfacila vento” (trejnado de ne-profesiaj junaj instruistoj kadre de junularaj aranĝoj). En 2007 estis enkasigita unua enspezo pro instruista trejnado en kunlaboro kun UAM. Tamen, por 2008 kaj 2009 estas buĝetita nulo en ĉi tiu buĝetero. La kialo estas, ke ĝis nun ne estas klare formulita nia interkonsento kun UAM el financa vidpunkto. Ankoraŭ ne estas tute klare, kiam povos aperi preparata lernolibro por progresantoj de Judit FELSZEGHY nek renovigita eldono de Tendaraj Tagoj 1, sed estas realisme supozi, ke unu aŭ ambaŭ, aŭ ankaŭ nova eldono de la Manlibro pri Instruado kreos enspezojn en 2008 kaj ĉefe 2009. Preskostoj estos grandparte kovritaj de subteno el Fonduso Szerdahelyi kaj tujaj vendoj (nete nulo kaj pro tio ne indikite en buĝeto). Pro bonŝance ne tute Eŭropa estraro, kostoj de estrarkunsidoj estos altaj, sed nepraj por bona funkciado de la ligo. Zorgiga tamen estas la kresko de sendokostoj de IPR kaj Juna amiko. Kostojn de IPR oni espereble povos malkreskigi per presado en malpli kosta lando. Juna amiko dume restus agado subvenciata el la ĝenerala kaso de ILEI, parte pro kreskantaj sendokostoj. Konklude pri 2008, estas antaŭvidata deficito, ĉefe kaŭzota de manko de profito el la konferenco. Kompare kun la akumulitaj profitoj de antaŭaj jaroj, tiu deficito tamen estas malgranda, kaj unufoja. Por 2009, danke al verŝajne sufiĉe granda konferenco en Pollando, denove antaŭvideblas pozitiva jara rezulto. Samkiel en multaj organizoj, enspezoj el kotizoj tamen iĝas malpli signifa parto de enspezoj kompare al projekta agado (kiel konferencoj, seminarioj kaj aliaj).
IPR 08/317
— pàgina 18 del PDF —
IPR 08/318
— pàgina 19 del PDF —
IPR 08/319
— pàgina 20 del PDF —
IPR 08/320
— pàgina 21 del PDF —
IPR 08/321
— pàgina 22 del PDF —
Lingva Festivalo:
Kiel starigi kaj organizi LF en via urbo? de Dennis KEEFE, <keefe@linguafest.info> (Parto II-a) Post la elekto de lingvoj kaj kursgvidantoj, gravas, ke la kursgvidantoj estu trejnitaj. La sukceso de LF dependas de la bonaj kursoj de viaj volontulaj instruantoj. Mi rekomendas, ke vi planu pli ol unu trejnadan sesion, ĉar estas malfacile venigi ĉiujn kursgvidantojn je la sama horo, speciale se ili loĝas en granda urbo. En Tours mi faris ĉiujare kvar „oficialajn” trejnsesiojn po du horoj. Ili okazis kvar, tri, du kaj unu semajnon antaŭ la granda festivalo. Ĉiu instruanto devis ĉeesti nur unu el ili. Krom tiuj oficialaj sesioj, mi faris ankaŭ specialajn por la centro de IPR 08/322
— pàgina 23 del PDF —
enmigrintoj. Mi jam menciis, ke ok el niaj instruantoj venis el tiu loko, kaj mi pensas, ke tiu bonveniga gesto miaflanke plaĉis al ili multe. Krome mi faris multe da neformalaj trejnsesioj eĉ en kafejoj. Poste, kiam mi faris la unuan LF en Usono, mi multe utiligis la interreton por helpi la trejnadon. Tie miaj instruantoj estis plejparte studentoj je doktoriĝa nivelo ĉe universitato, kie ĉiuj utiligis jam en la jaro 1999 la interreton ĉiutage. Parto el tiu retejo ankoraŭ ekzistas kaj mi metis ĝin en la retpaĝaron www.linguafest.info rubriko historio. Vi povos trovi la originalan dokumenton kiun mi utiligis por la LF de 1996 kaj postaj LF-oj ĉe la retejo www.linguafest.info, rubriko historio. Mi esperas, ke baldaŭ ni komencos filmi la trejnadon de instruantoj, kaj, ke ni filmos la lingvajn kursojn por ke novaj kursgvidantoj povu pli bone lerni kaj prepari siajn fulmokursojn. Kia estas la enhavo de la trejnado por viaj kursgvidantoj? Mi kutime dividas la trejnadon en du partojn: unu parto pritraktas la ĝeneralan organizon de la LF, kaj la alia parto priskribas kiamaniere prezenti 40minutan lingvokurseton. Pri la kurseto mem, mi rekomendas, ke vi rigardu la artikolon en IPR 2007, numero 4. Tie mi parolas pri tio, kiamaniere fari efikan, interesan kurseton por ĝenerala publiko. Mi substrekas, ke leciono por LF ne estas kutima lingvoleciono, ĉar la celo ne estas bone instrui la bazon de la fremda lingvo, sed montri interesajn partojn de la lingvo por ke la ĉeestantoj poste pliinteresiĝu pri tiu kaj pri aliaj lingvoj. La artikolo en IPR donos al vi kelkajn ideojn pri tio, kion vi povos enmeti en via trejnsesio. Ekz., vi povos montri la principon de varieco, la partojn de leciono, kaj specimenojn de la enhavo. Konkrete, vi montros ĝeneralan skemon de la pluraj partoj de leciono kiuj inkluzivas la devigajn kaj la elekteblajn. Tiuj devigaj partoj, por resumi la IPR-artikolon, enhavas la paroladon de la lingvo dum unu aŭ du minutoj, ĝeneralan historion kaj geografion de la lingvo, demandojn fare de la gelernantoj, kaj la manieron postfestivale lerni la lingvon en tradiciaj kursoj, libroj aŭ sur interreto. La elekteblaj partoj pritraktas partojn de la lingvo mem, ekzemple gramatikaĵojn, vortojn ktp. Tiuj elekteblaj partoj utiligas diversajn manierojn por pritrakti la lingvon: tradiciajn klarigojn, specialajn metodojn, eĉ kantojn kaj poemojn. Dum la trejnado de viaj novaj kursgvidantoj, vi montros kaj praktikigos partojn de lecionoj.1 1
En via unua festivalo, tiu trejnado speciale gravas. Poste en dua festivalo, kelkaj el viaj kursgvidantoj jam scias kion fari, do tio faciligos vian trejn-taskon. Tamen,
IPR 08/323
— pàgina 24 del PDF —
La alia parto de la trejnado por la kursgvidantoj rilatas la ĝeneralan organizon de la tago aŭ tagoj de la festivalo, speciale tion kio okazas antaŭ kaj post la leciono. La sukceso de la LF multe dependas de la ĝenerala organizado, ĉar ĉio okazas rapide en malsamaj klasĉambroj en malsamaj momentoj. Nek la ĉeestantoj nek la instruantoj facile orientiĝos se vi ne tre bone organizas la ĝeneralan festivalon. La plej grava parto de la organizo estas la ĝenerala horaro2 kiu indikas kie kaj kiam okazos la kursoj. Kutime mi prezentas tiun horaron dum la trejnsesio, blanka ĉekomence, al la instruontoj, kaj ili poste elektos la momenton aŭ momentojn kiam ili volas instrui. Ili faras tiun elekton per subskribo, kaj mi poste faras kopion de la horaro por ili, kaj mi metas ĝin ankaŭ sur la interreton. Multaj ekzemploj el tiaj horaroj troviĝas en la retejo www.linguafest.info, rubriko historio, horaroj. Por havi la plej sukcesan LF eblan, mi ege rekomendas, ke dum la trejnado vi substreku la gravecon de la sinsekvo de aktivaĵoj kiujn kursgvidanto plenumas en la 20 minutoj antaŭ la komenco de sia kurseto. Dum tiuj 20 minutoj, la kursgvidanto iras al sia klasĉambro, dekoracias la klasĉambron, preparas siajn instruilojn kaj lecionon, bonvenigas gelernontojn, kaj komencas la kurseton. Se la kursgvidanto ne iras ĝustatempe al sia klasĉambro, se li aŭ ŝi ne dekoracias la ĉambron, se li ne preparas la instruilojn, se li ne bonvenigas gelernontojn, kaj se li ne komencas ĝustatempe sian lecionon, ne nur lia kurseto lamos, sed la tuta LF perdos iom da energio, efikeco, intereso, kaj finfine ĝojo. Supozante, ke la tempodaŭro de lingvoprezentado estas 40 minutoj, tiuj 20 minutoj respondas al la paŭza parto de la horo. Tio indikas, ke la antaŭa kursgvidanto finu sian kurson ĝuste post 40-minuta kurso, por permesi al la sekva instruanto prepari sin. Por prezenti tiun sinsekvon skeme, ni diru, ke T egalas la momenton kiam la kurseto komenciĝas, do, kutime je la komenco de la horo: je la 9-a, je la 10-a, ktp. Ni diru ankaŭ, ke T – 20 (legiĝas T minus 20
en sekvaj jaroj, valoras la penon, ke eĉ jam trejnitaj kursgvidantoj refaru trejnsesion por ke la kvalito de la LF restu alta. 2 Poste tiu horaro iĝos la plej grava gvidilo de via festivalo. Ĝi vidiĝos preskaŭ ĉie, sur muroj, pordoj, ĉe standoj, sur interreto, kaj eĉ en antaŭa ĵurnala artikolo. Ofte ĉe la ĉefstando de LF, tiu horaro estas refarita grandskale malantaŭ la stando, sur la muro.
IPR 08/324
— pàgina 25 del PDF —
minutoj) egalas la finiĝon de la antaŭa kurseto kaj la komencon de la preparado de la nova kurseto. Rigardu la sekvan skemon: T – 20: La antaŭa lingvokurseto finiĝas, kaj la gelernantoj eliras el la klasĉambro. T – 19: La sekva kursgvidanto eniras la klasĉambron, kaj komencas dekoracii la klasĉambron. T – 15: La kursgvidanto preparas sian instruilaron, ekzemple, la skribilojn, paperojn ktp. T – 10: La kursgvidanto iras al la enirpordo kaj metas dekoracion sur la pordo pri sia lingvo. T – 10: La kursgvidanto bonvenigas gelernantojn. T – 1: La kursgvidanto preparas sin por komenci sian kurseton. T – 0: La kursgvidanto komencas sian kurseton. T + 15: La „statistikisto” malfermas la pordon de la klasĉambro por nombri la kvanton da ĉeestantoj.3 T + 35: La organizanto de la festivalo iras al la klasĉambro, dirante, ke kvin minutoj restas. T + 40: La kurso finiĝas, kaj la cirklo ripetiĝas. Dum via trejnado, vi povas montri tiun supran skemon, kaj alivortigi ĝin por ke viaj kursgvidantoj pli bone komprenu kiamaniere ili povas pli efike kunlabori kun la aliaj instruantoj kaj kun la ĉeestanta publiko. Vi povus vortigi tiun skemon dum sesio por la trejnado de viaj kursgvidantoj eble jene: Karaj kursgvidantoj, bonvolu alveni al la Lingva Festivalo antaŭ via leciono, ĉar estas multo farenda antaŭ la komenciĝo de via kurseto. Unue, vi iras al via klasĉambro 20 minutojn antaŭ via prezentado. Tiam vi eniras vian klasĉambron. Se la antaŭa instruanto ankoraŭ instruas, vi povas afable rememorigi lin, ke la paŭzo jam komenciĝis. Tiam vi komencas dekoracii la murojn por via klasĉambro. Eble vi metos afiŝojn pri via lingvo aŭ lando, aŭ mapon, aŭ bildojn, aŭ eĉ ĵurnalojn kiuj montras vian lingvon. Ĉiaokaze, vi metos ion sur la antaŭan muron por bonetosigi iomete la klasĉambron por via lingvo. Tiu dekoraciado okazas rapide, ĉar vi devas prepari ankaŭ vian instruilaron, eble purigi la nigran aŭ blankan tabulon, ktp. Je T – 10 vi jam finas vian dekoraciadon kaj preparadon, kaj vi iras al la enirpordo de via klasĉambro. Tie ĉe la pordo, vi respondas al demandoj de preterpasantoj 3
Tiu nombrado servas por koni la popularecon de la lingvoj, por helpi plani sekvajare, por informi ĵurnalistojn ktp.
IPR 08/325
— pàgina 26 del PDF —
kiuj volas scii kiam via aŭ alia kurseto komenciĝos, kaj kiuj volas informiĝi pri aliaj aferoj. Vi restos ĉe la pordo ĝis la komenciĝo de via leciono. Memoru, ke se la publiko ne vidas vin, ili ofte supozas, ke via kurseto NE okazos! Ĉio okazas rapide ĉe LF, kaj se vi restas ĉe la pordo dum tiuj dek minutoj antaŭ la komenciĝo de via kurso, vi multe helpos al la informado de la tuta festivalo. Memoru ankaŭ, karaj kursgvidantoj, ke dufoje dum via instruado alvenos du deĵorantoj de la LF. La unua persono venos eble dek kvin minutojn post la komenciĝo de via kurso ( T + 15 ). Tiu persono estas la „statistikisto” kiu silente nombros la ĉeestantojn de via kurseto. Tiu nombrado gravas, ĉar ĝi permesas al la LF diri precize kiom da personoj ĉeestas la lingvajn kursojn, kaj helpas por plani kaj organizi la LF en sekvaj jaroj. La dua persono venos eble je la T + 35 momento, do kvin minutojn antaŭ la fino de via kurso, por memorigi vin pri la finiĝo de via prezentado. Vi memoras, ke la ĝustatempa finiĝo de via kurseto gravas, ĉar la sekva instruanto bezonas tempon por dekoracii la ĉambron, kaj prepari sin. Se vi bone trejnas kaj organizas viajn kursgvidantojn, vi havos sukcesan prezentadon kaj instruadon de la lingvoj. Ĉar la celo de LF estas la prezentado kaj eklernado de fremdaj lingvoj, via LF estos sur la vojo de bona kaj bela lingva evento. Tamen, estas aliaj faktoroj kiujn vi eble devas priatenti en via organizado. Tiuj faktoroj estas la kromaktivaĵoj. Ekzemple, ofte estas standoj kaj budoj ekster la klasĉambroj. En la LF de Tours, ekzemple, kutime estis proksimume 50 asocioj pri diversaj internaciaj aferoj, lingvolernejoj, librovendejoj ktp., kiuj alvenis por profiti la okazon. Ankaŭ estas ofte muziko kaj kulturaĵoj. En Tours, okazis internacia muziko kaj dancado dum la paŭzoj de la kursetoj.4 Sed aliaj LF tute ne havas kromaktivaĵojn. Ekz., en Tours, ni faris ankaŭ malgrandajn LF speciale por kvartaloj de la urbo. En tiaj LF estis eble 10 lingvoj prezentataj en 30 kursetoj dum posttagmezo. Tie estis nek standoj nek muziko, nur la lingvaj kursetoj. En la LF de Ranzan, Japanio, kiun mi organizis, estis dudeko da lingvoj, sed tute ne okazis kromaktivaĵoj dum la festivalo. Pri la organizado de standoj, tio multe dependas de via ejo kaj de viaj lokaj cirkonstancoj. Eble vi volas inviti nur nekomercajn grupojn kaj eble ne. Eble vi volas, ke ĉiu stando pagu por partopreni, kaj eble ne. En 4
Ne permesu al la muzikistoj ĝeni la kursojn! Do, la paŭzoj estas la bona momento por muziko kaj dancado se vi havas tiajn elementojn en via LF.
IPR 08/326
— pàgina 27 del PDF —
Tours dum la unuaj jaroj de la LF, estis meznombre 40 aŭ 50 standoj, duone komercaj duone nekomercaj. Ĉiuj pagis por partopreni, sed la komercaj standoj devis pagi multe pli. Se vi volas inviti komercajn standojn, pensu pri lingvolernejoj, agentoj por lingvaj lernovojaĝoj kaj librovendejoj interalie. Por nekomercaj, pensu pri internaciaj organizoj kiel Unesko aŭ Amnesty International, pri Ambasadejoj, pri lokaj internaciaj kluboj kiel via loka hungara aŭ brazila amikaro, ktp. Kompreneble, estus bone havi esperantan standon por la LF!5 Por la ĝenerala organizo de tiuj standoj, mi rekomendas, ke estu unu persono kiu respondecas pri tiu parto, ĉar organizi la standojn estas granda laboro. Ĉiaokaze, ne forgesu, ke vi organizas Festivalon de Lingvoj kaj ne Festivalo de Standoj! La centro kaj kerno de la festivalo estas la instruado de lingvoj kaj la lingvo-instruantoj. La festivalo ekzistas por prezenti, per mallongaj kursetoj, lingvojn, kaj ne por vendi lingvokursojn en fremda lando. Pri muziko kaj pri aliaj kulturaj eventetoj, bonvolu memori, ke tiu parto de LF povas esti ege bonvena, sed samtempe ĝi ne estas pure esenca parto de LF. En mia unua LF en Usono ni tute ne organizis muzikon aŭ aliajn kulturaĵojn, tamen la festivalo bone sukcesis. Estas avantaĝoj kaj malavantaĝoj de muzika ero en LF. Unu avantaĝo estas, ke se la kantoj estas en fremdaj lingvoj, tio kongruas kun la ĝenerala temo de la festivalo. Due, vizitantoj ege ŝatas muzikon, kaj ĝi povas helpi spici favore la etoson. Finfine, vi povas utiligi la muzikon por ritmi la kursetojn kaj paŭzojn. En Tours, la muziko komenciĝis tuj ĉe la fino de la kursetoj, do je la kvardeka minuto. Tiu muziko memorigis la kursgvidantojn, ke iliaj kursetoj devas finiĝi, kaj samtempe la muziko altiris la gelernantojn ekster la klasĉambron. Resume, la muziko utilis por organizi la festivalon. Sed ankaŭ estas malavantaĝoj rilate muzikon. Unue, la LF ne estas Festivalo de Muziko. Due, estas multe da festivaloj pri muziko kaj pri internacia muziko en multe da landoj. En tiuj muzikfestivaloj la kvalito de la muziko estas je tre alta nivelo kaj ofte tiuj eventoj ĝuas tre grandajn sumojn por siaj buĝetoj. LF ne kapablas konkurenci tiurilate. Trie, la publiko kaj ĵurnalistoj povas esti altirataj pli de la muziko ol de la lingvoj kaj tio ne helpas vian festivalon. Ofte en kelkaj landoj la televida raporto pri la LF dediĉas pli da tempo al internacia dancado ol al la internaciaj lingvoj. Bona organizado de 5
Mi rekomendas, ke E-o estu la sponsoro de LF, kaj ke la E-stando estu la ĉefstando, kie ĉiuj informiĝas pri la tuta evento, kaj kie troviĝas la grandskala horaro pri lingvaj kursoj.
IPR 08/327
— pàgina 28 del PDF —
kromaktivaĵoj kiel muziko kaj dancado povas aldoni multon al via LF, sed zorgu, ke la LF ne iĝu internacia muzikkunveno. Ĝis nun mi ne parolis pri la buĝeto por LF. Kiom ĝi povas kosti? Ĉi tie la bona novaĵo estas, ke la elspezoj por fari eĉ grandan festivalon povas esti malaltaj. Por la tria LF de Tours, do entute 85 lingvoj kaj pli ol 250 kursetoj, ni elspezis entute eble 1500 eŭrojn. Por la LF de la Universitato de Illinois kun 65 lingvoj, la tuta elspezo estis proksimume nur 150 eŭroj. Aliflanke, estas aliaj LF kiuj kostas dekmilojn da eŭroj. Do, kiamaniere fari malmultkostan festivalon? Unue, trovu senpagan lokon. Vi faros tre bonan servon por via urbo aŭ kvartalo, ofte urbestroj volonte disponigos senpagan lokon por vi. Due, ne elspezu multe por afiŝoj kiuj anoncas la festivalon. En Tours, mi mem sur mia komputilo dezajnis la afiŝon, do ni devis pagi nur la fotokopiadon kaj printadon. Rigardu www.linguafest.info, rubriko historio afiŝoj por trovi ekzemplon de tiuj kaj aliaj afiŝoj. Aliaj elspezoj povas esti por sendi leterojn. Mi sendis invitleterojn al ĉiuj ambasadejoj en Francio, kaj tio kostis eble 70 eŭrojn. Same mi faris kun lernejoj kaj tio kostis eble 40 eŭrojn. Ne forgesu, ke en multe da Lingvaj Festivaloj, inkluzive la plej grandajn, neniu estas pagata. Ĉiuj kursgvidantoj volontulas, kaj se estas muzikistoj aŭ aliaj artistoj, ili ĉiuj laboras senpage.6 En nia diskuto pri buĝeto, mi parolis pri afiŝoj kaj tio estas parto de via informado kaj reklamado kiu okazas antaŭ la LF. Se vi bone organizas vian festivalon, sed ne sufiĉe da personoj aŭdis pri ĝi, vi ne havos multe da partoprenantoj, kaj tio malfaciligos vian organizan laboron por la sekva jaro. Do, kiamaniere informi kaj reklami pri via festivalo? La bona informado por altiri publikon al via festivalo multe dependas de viaj lokaj cirkonstancoj. En kelkaj lokoj, afiŝoj sufiĉos por bone anonci vian festivalon. En alia loko, rekta anonco de registaro povas venigi personojn.7 En aliaj lokoj, estos la kunligo de multaj rimedoj samtempe kiu venigos gelernantojn al via LF.8 Tion dirinte, ni trarigardu 6
Dum mia estrado de Lingvaj Festivaloj, estis nur unu escepto: mi pagis, fakte el mia propra poŝo, la benzinon por la grupo de sudamerikaj muzikistoj kiuj venis el Parizo al Tours por la LF de 1997. 7 Aŭ anonco de universitataj oficialuloj. Ĝuste tion mi planas por la starigo de LF en Ĉinio ĉi-jare. 8 Tiu kunligo de anoncoj kaj reklamoj estas baza principo de merkatiko kaj reklamado. Se la efiko de ĵurnalo estas, ni diru, 5x, kaj la efiko de afiŝoj estas 8x, la
IPR 08/328
— pàgina 29 del PDF —
almenaŭ kelkajn bonajn rimedojn kiuj donis bonan rezulton en kelkaj landoj. Unue, afiŝoj. En nia festivalo de Tours, ni tute kovris la universitaton kaj multe da aliaj lokoj per afiŝoj. Fakte ni printigis pli ol mil afiŝojn en formato A3, kaj kelkmilojn da flugfolioj kun la sama enhavo por disdoni surstrate, ĉe la universitato, kaj eĉ sur parkitaj veturiloj.9 La plej granda parto el nia buĝeto estis por tiuj afiŝoj, speciale la grandaj kaj koloraj. En multe da urboj ne eblas pro lokaj reguloj meti afiŝojn surmure surstrate. Ankaŭ en Tours ne estis facile fari tion, sed ni utiligis multege da afiŝoj ene de lernejoj kaj speciale ene de la konstruaĵoj kaj loĝlokoj de la universitato. Krom afiŝoj, en la semajno antaŭ la Lingva Festivalo, mi persone intervjuiĝis en eble dek radiostacioj. Tiuj intervjuoj aŭdiĝis, kelkfoje, ankaŭ tutlande. Ĉe multaj nacioj tiu eblo ekzistas. Pli malofta eblo estas intervjuiĝi en televido, sed tion ni faris en Tours en la unuaj jaroj. Tamen post la festivalo, do tro malfrue por altiri publikon, multe da televidstacioj faris raporton pri la LF. Almenaŭ du tutlandaj televidstacioj kaj multaj regionaj televidoj faris raportojn. Por vidi specimenon de la televida raporto de la unua novaĵprogramo en Francio, iru al la retpaĝo www.linguafest.info, rubriko televido. Same okazis en Usono kun la lokaj televidstacioj. Eble la plej bona maniero anonci vian Lingvan Festivalon estas aperigi artikolon en via loka ĵurnalo. Se vi pagos por havi anoncon, ĝi certe aperos en la ĝusta loko kaj en la ĝusta tago. Tamen, mi pensas, ke tia pagado ne estas la bona vojo por LF, ĉar ĝi uzas tro da elspezoj, kaj la LF en si mem estas sufiĉe interesa afero, por ke ĝi meritus senpagan, novaĵanoncon. En la granda LF de Tours, mankis alloga artikolo pri la venonta LF, tamen ĉeestis la kursetojn pli ol 3600 personoj. Tiu tiama rekorda ĉeesto devenis de la afiŝoj, la radio kaj aliaj rimedoj, kiuj kune efikis por altiri homojn al la LF. Ankaŭ notinda estas la fakto, ke la LF havis bonan reputacion en la urbo, ĉar la dua LF havis jam 65 lingvojn kaj 2300 partoprenantojn. Resume, mi esperas, ke nun vi havas pli klaran ideon pri unu maniero organizi Lingvan Festivalon. Memoru, ke estas multe da aliaj manieroj sukcesi, kaj la ĉefa parto de sukceso devenas rekte de viaj efiko de du rimedoj kune estas pli ol 8x plus 5x, eble ĝis duoble pli efike, do 26x, ekzemple. 9 Sur parkitaj veturiloj je distanco de malpli ol unu kilometro de la festivalejo. Ni petis kaj ricevis permeson por surmeti flugfoliojn ankaŭ en privitaj parkejoj en kiuj troviĝis centoj da veturiloj.
IPR 08/329
— pàgina 30 del PDF —
kursgvidantoj. Se vi estas la estro de LF, neniam forgesu, ke vi rolas estre por servi al la kursgvidantoj, kaj ne inverse. Se la LF sukcesas, estas ili kaj iliaj lingvoj kiuj sukcesigis ĝin. Via rolo estas faciligi tiun sukceson. Vi elektos la bonan momenton, la bonan lokon. Vi serĉos kaj trovos lingvojn kaj kursgvidantojn. Vi trejnas ilin. Vi certigos, ke ĉiuj kursgvidantoj sekvos la horaron kaj kunlaboros por la festivalo. Vi ne forgesos meti la ĝeneralan horaron kun la lingvoj kaj la horoj kaj la klasĉambroj ĉie proksime kaj en la festivalejo por ke ĉiuj partoprenontoj, ĉu lernontoj ĉu kursgvidontoj, tre facile trovu sian kursejon ĝustatempe. Vi trovos standojn kaj eventuale internaciajn muzikantojn. Vi memoros ankaŭ abunde anonci vian festivalon afiŝe, ĵurnale, radie, eĉ televide por ke viaj bone trejnitaj kursgvidantoj havu sufiĉe da gelernantoj. Do nun, ek al la laboro! Vi mem povas starigi vian unuan Lingvan Festivalon jam en ĉi tiu Internacia Jaro de Lingvoj. Mi esperas, ke ni ĉiuj legos pri via Lingva Festivalo en la paĝoj de la Esperanta gazetaro. Mi esperas, kiel okazis kun Aleksandr BLINOV de la LF de Ĉeboksaro, ke vi trovos centojn da novaj gelernantoj de E-o pro la LF. Bonan ŝancon, kaj bonan Festivalon! (fino)
El la landoj kaj sekcioj… Finnlando En la Popola Instituto de Valamo fine de junio 2008 okazis la 9-a sinsekva E-kurso. La kurso estis aranĝata kunlabore kun EAsocio de Finnlando (EAF) kaj la Popola Instituto de Valamo. Ĉeestis 23 gelernantoj, kiuj estis dividitaj en tri kursoniveloj: elementa, daŭriga kaj konversacia. La kurso havis 3 instruistojn: kun Atilio ORELLANA ROJAS kaj Tiina OITTINEN kunlaboris ĉi-jare Patrik AUSTIN, instruisto-muzikisto. Ĉiuj tri instruis ĉiujn kursonivelojn. En la konversacia grupo [vd. la foton] estis 3 eksterlandanoj
IPR 08/330
— pàgina 31 del PDF —
(el Svedio, Estonio kaj Rusio) kaj en la daŭriga grupo du blinduloj. Ĉiu instruisto uzis proprajn materialojn. En la elementa kaj daŭriga grupo Patrik kaj Tiina uzis ankaŭ la elementan lernolibron Egaleco kaj paco per E-o (sveda originalo de Lars FORSMAN, finnlingva traduko de Raita PYHÄLÄ). La kurso atingis ankaŭ intereson de la gazetaro: dufoje okazis radiointervjuoj. Artikolo aperis en loka gazeto Heinäveden lehti komence de julio. Venontjare okazos la jubilea, 10-a kurso en Valamo inter la 22-a kaj 26-a de junio. Pliajn informoj aperos aŭtune en la retpaĝoj www.esperanto.fi. laŭ Tiina OITTINEN, sekretario kaj kursogvidanto de EAF
Germanio Post preskaŭ 2-jara kontaktado, korespondado inter la lernejoj en Bar Hill/Cambridge, Britio kaj Herzberg am Harz, Germanio okazis la unua renkontiĝo de Springboard-lernejanoj en Herzberg kun partopreno de 9 infanoj, 8 gepatroj kaj 3 instruistoj. La bonsukcesa 5-taga vizito, la persona interkonatiĝo estas grava elemento de la projekto kaj certe neforgesebla aventuro por ĉiuj partoprenintoj.
Gastoj kaj gastingantoj en la stacidomo
IPR 08/331
— pàgina 32 del PDF —
Dum la vintra semestro 2007/2008 en la Universitato de Leipzig (Germanio) okazis modulo kun la titolo “Universalaj lingvoj”. Ĝi estis iniciato de la germana Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik) kaj estis subvenciita de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. Instruis Sabine FIEDLER (prelegoj kaj seminarioj) kaj Alida KAPLICK (lingvokurso). La elekteble-devigan modulon finis per sukcesaj ekzamenoj 30 studentoj. *** Antaŭ 40 jaroj, en 1968 germana Landa Sekcio de ILEI estis novfondita per akcepto de nova statuto kaj ekhavo de nova nomo: Asocio de Germanaj EInstruistoj. Ni kore gratulas al ĉiuj, kiuj ekde tiam estas membroj, aktivaj kunlaborantoj de nia asocio. *** En Herzberg – la E-urbo (Germanio) kaj Góra (Pollando) E-instruado okazas paralele en la ĝemelurbaj lernejoj dum la lernojaro. En aŭgusto la 3an fojon okazis SALO, somera arbara lernejo por la lernejanoj, kiuj uzis Eon dum la 2-semajna kunestado. Krom la ĉiutaga 5-hora E-instruado okazis multaj interesaj libertempaj aktivecoj, ekskursoj.
Italio Kristnasko: bilde kaj poezie Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo, kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj, kiuj sendu, ĝis la 10a de novembro 2008, siajn verkojn al la jena adreso: ESPERANTO TRIESTE – C.P. 601 Trieste Centro, IT-34132 TRIESTE – ITALIO. Oni rajtas kontribui per unu aŭ pli da verkoj pri la supre indikita temo, en la kategorio: 1) desegnaĵo, maksimume unu A4-formata folio; 2) poeziaĵo. La desegnaĵo havu komenton aŭ frazon en E-o kaj en la gepatra lingvo de la aŭtoro. La poeziaĵo estu en E-o kaj en la gepatra lingvo de la aŭtor/in/o. Por ĉiu verko estu ankaŭ indikitaj: persona kaj familia nomoj; aĝo; lernejo kaj klaso; poŝta adreso. Se eblas, bonvolu aldoni malgrandan foton de la aŭtor/in/o. Ĉiuj konkursaĵoj prezentiĝos al publiko dum la kristnaska periodo 2008. La vizitontoj kaj elektota ĵurio donos poentojn al la plej bela verko el la du kategorioj. Oni anoncos la premiitojn, laŭ kategorio kaj aĝo (de 6 ĝis 8 jaroj; de 9 ĝis 11 jaroj; de 12 ĝis 14 jaroj) enkadre de publika ceremonio en Triesto. Por kromaj informoj: noredv@tele2.it aŭ testudo.ts@gmail.com
IPR 08/332
— pàgina 33 del PDF —
Kroatio Pokalo Kostrena La sepa, tradicia kroata konkurso pri scio de E-o por lernantoj el elementaj lernejoj okazis en la E-Domo en Kostrena de la 16-a ĝis 18-a de majo 2008. Organizis ĝin Kroata E-Ligo (KEL) kaj Unuiĝo de Prelegantoj de E-o (UPE), kunlabore kun E-Societo Rijeka, gastiganto de la projekto. La konkurso mem okazis sabate. Dum la konkursa komisio trarigardis la testojn, la gelernantoj ekskursis en Crikvenica. Dimanĉe la komisio proklamis la venkintojn de la konkurso: En kategorio «A» (komenca): 1. Dorotea MARTINEC – Elementa lernejo (EL) «Mladost» Zagreb 2. Petra SARIĆ – EL «Mladost» Zagreb 3. Danijel HRVATIN – EL «A. Mohorovicic» Matulji En kategorio «B» (progresinta): 1. Tena KUZMANOVIĆ – EL «Retkovec» Zagreb 2. Nikolina GEGIĆ – EL «Retkovec» Zagreb 3. La tria premio ne estis atribuita La Pokalon Kostrena 2008 por la plej bona lernejo gajnis EL «Retkovec» Zagreb. La medalon por la plej juna konkuranto ricevis Marija GEGIĆ el EL «Retkovec» Zagreb. UPE donacis al ĉiu lernanto la porinfanan libron «Kamaradaro de Petro Nodeto» de Mato LOVRAK. Danke al financa subteno de Ministerio pri scienco, klerigado kaj sporto, UPE premiis la du plej sukcesajn lernantojn en ambaŭ kategorioj per partopreno en la Internacia Infana Kongreseto 2008 en Oostvoorne, Nederlando. La projekton finance subtenis la urbo Rijeka, Sekcio pri Klerigado kaj lernejoj. Ni invitas vin al la konkurso 2009. laŭ Emil HRVATIN kaj Marija JERKOVIĆ
Pollando La 2-an de junio 2008, okaze de Internacia Tago de Infano, la bazlernejon n-ro 33 en Bielsko-Biała „vizitis” tre gravaj gastoj el Bialistoko, Ludoviko kaj Klara Zamenhof. En la historiaj vestaĵoj el la epoko de la
IPR 08/333
— pàgina 34 del PDF —
familio Zamenhof, ili alvenis al Bielsko-Biała per trajno, kiu, la antaŭan tagon ricevinte la nomon Zamenhof, atingis nian urbon. Dum la renkontoj kun la infanoj, niaj gastoj prelegis pri E-o, pri la vivo de Ludoviko kaj pri lia paca ideo, reklamis ankaŭ la naskiĝurbon de la Kreinto de la belega Internacia Lingvo. La gelernantoj kun granda atento kaj interesiĝo aŭskultadis la interesan prelegon kaj eĉ ekkonis kelkajn E-vortojn, kiuj sonis bele kaj plaĉis al la gejunuloj. Pasis unu semajno, kaj denove la gelernantoj travivadis novan, gravan eventon. Okaze de la lerneja „Familia Festeno” honoris la lernantojn eŭrodeputitino Margerita HANDZLIK, eistino. La plej junaj gelernantoj solene bonvenigis ŝin kaj surprizis. Svingante per verdaj flagoj ili ĝoje deklamis Esperante la verson „Zamenhof” de Vladimir Ĥodin.
ElŜbieta BISKUP
IPR 08/334
— pàgina 35 del PDF —
Somera E-Studado kaj lernu! kuniĝis en Slovakio Rapida kaj efika disvastiĝo de E-o en la interreto jam antaŭ iom da tempo evidentigis la fakton, ke pli kaj pli da homoj (precipe junaj) lernas Eon perrete. Ili ofte dum la tuta lerno-proceso ne havas kontaktojn kun eistoj aŭ E-movado, ekzistantaj en la reala mondo. Tiel lernantoj de la lingvo ne povas ekhavi iun pli stabilan rilaton al E-o kiel lingvo, kulturo kaj pensmaniero. Tiu ĉi situacio lasttempe helpis aperi pli kaj pli da diskutoj pri bezono kaj eblecoj altiri lernantojn de E-o, precipe la junajn, de la reta medio al la reala mondo. Ĉi-somere okazis provo realigi tiun ĉi celon: en Lernejo por plua edukado de Universitato Comenius, situanta en la konata slovaka ripoz-loko Modra-Harmónia, estis kunligitaj du apartaj aranĝoj, tamen proksimaj laŭ celoj: jam la dua Somera E-Lernejo (SES) kaj la unua renkontiĝo de uzantoj de la paĝaro lernu!. Ĉefa organizanto de la aranĝo estis Peter BALÁŽ, al kiu multe helpis membroj de SKEJ (Slovaka EJunularo) kaj la teamanoj de lernu!. Parton de la aranĝo finance subtenis la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF). La aranĝo daŭris 8 tagojn: inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto, kaj kunligis 105 partoprenantojn kies aĝo variis de 3 monatoj ĝis 90 jaroj. Ili reprezentis 25 landojn kaj 4 kontinentojn, kaj tio ne nur rajtigis la aranĝon sin nomi „internacia“ sed vere helpis krei internacian etoson kaj atmosferon en la somera lernejo kaj inter ĉeestantoj.
Komuna foto de la partoprenantoj de SES
IPR 08/335
— pàgina 36 del PDF —
Mirinda estis la fakto, ke por plejmulto de la partoprenantoj tiu ĉi somera lernejo estis la unua E-aranĝo, kvankam kelkaj el ili jam flue parolis E-on. Tio ankoraŭfoje montris la fakton, ke multe da homoj nuntempe lernas E-on per interreto kaj ne praktikas ĝin en vivaj renkontiĝoj. Tia situacio igis la organizantojn dividi la komencantojn en du grupojn: lingvaj komencantoj, kiuj neniam lernis E-on, kaj aranĝaj komencantoj – homoj, kiuj jam regas la lingvon, sed ankoraŭ ne partoprenis en iu ajn aranĝo kaj ne bone komprenas movadajn aferojn, etoson kaj la ideon de E-o. Tiom specifa partoprenantaro igis enkonduki kelkajn novaĵojn: por helpi al la komencantoj estis kreita grupo de „anĝeloj“ – spertaj e-istoj, kiuj estis ĉiam pretaj respondi la demandojn de malpli spertaj partoprenantoj, helpi al novuloj pli bone kompreni Ekulturon kaj ĝiajn erojn aŭ simple helpi solvi aperintajn ĉiutagajn problemojn. Celo de la anĝel-projekto estis ne nur helpi al novuloj, sed ankaŭ aktivigi kaj vigligi la spertajn e-istojn, kiuj foje jam enuas pro la sama skemo de la aranĝoj kaj manko de nova sperto kaj aktiva rolo. La malkovro, ke la plejmulto de la partoprenantoj estas novuloj kaj neniam ĉeestis iun ajn E-aranĝon, igis jam surloke aldoni kelkajn programerojn (kiel, ekzemple, diskutrondo pri E-aranĝoj), kiuj estis enkondukaj al Emovado kaj kiujn ĉeestis multe da partoprenantoj. Tamen la ĉefan programon de la aranĝo oni provis konstrui laŭ la plej tipa e-ista aranĝ-skemo. La programo estis dividita al antaŭtagmeza, posttagmeza kaj vespera (kaj libera nokta) programoj. Antaŭtagmeze preskaŭ ĉiuj partoprenantoj diligente studis en klasĉambroj. Ĉiutage, krom dumtaga ekskurso al Vieno, okazis 2 lecionoj po 1,5 horo kun intertempaj kafopaŭzoj. Entute la kurso ampleksis 26 akademiajn horojn de studado. La partoprenantoj estis dividitaj en 5 grupojn laŭ rezultoj de la testo, skribita dum la unua tago. La grupoj diferencis laŭ lingva nivelo: A1, A1+, A2, B1, C1. Ilin respektive gvidis Stano MARČEK, Dalia PILECKIENö, Petra SMIDELIUSZ, Birke DOCKHORN kaj Bertilo WENNERGREN. Ĉiu instruisto uzis sian propran sperton, individuajn metodojn, kaj la rezulto estis tre kontentiga: tion eblis diri kaj laŭ la kontentaj rimarkoj de partoprenantoj, kaj laŭ ilia provo kaj deziro paroli Esperante eĉ post la oficiala lernado antaŭtagmeza. Dume teamo de edukado.net filmis ekzemplajn lecionojn por sia kolekto de didaktika video-materialo. Posttagmeze oni povis partopreni en duontagaj ekskursoj al la ĉirkaŭaĵo (estis tri tiaj ekskursoj) aŭ ĉeesti prelegojn, uzinojn, instruadon de fremdaj lingvoj ktp. Al la programo signife kaj valore IPR 08/336
— pàgina 37 del PDF —
kontribuis partoprenantoj mem kaj invititaj eksteraj prelegantoj, kiuj plejparte helpis pli bone ekkoni kulturon de la gastiganta lando – Slovakio. Grandan parton de programeroj – kiel prezentoj, uzinoj kaj diskutrondoj – gvidis la teamo de lernu!. Multe da partoprenantoj eluzis eblecon ne nur konatiĝi aŭ ekvidi kreintojn de la plej fama lern-paĝaro por E-o, sed ankaŭ helpi al ili per sia kritiko, rimarkoj kaj esprimitaj bezonoj. Por granda parto de la ĉeestantoj ĝuste lernu! estis la ponto, gvidinta ilin al ilia unua Earanĝo. En la laborkunsidoj de teamoj de lernu! kaj E@I estis traktataj la plua evoluo kaj lanĉitaj kelkaj kunlabor-ideoj kun ILEI, ekzemple: plurlingva serio de lernu!-kajeroj kiuj povas esti precipe utilaj por landaj Emovadoj kiuj ne havas proprajn informmaterialojn kaj lernolibrojn, kunlabora revivigo de la projekto Interkulturo, lernu!-seminarioj dum la konferencoj de ILEI, “Flugiloj de Malfacila Vento” dum SES. Vespere oni povis ĉeesti tiajn programerojn kiel koncertoj, vin-gustumado kaj Internacia Vespero. Nokte oni povis pasigi la tempon en lokoj kutimaj por junularaj aranĝoj – trinkejo, gufujo, ludejo kaj apude estanta dancejo. Dum la tuta aranĝo por la organizantoj tre grave estis observi la humoron, impresojn kaj rimarkojn de la partoprenantoj por povi rapide solvi faritajn erarojn kaj forigi mankojn, aŭ noti konsilojn por sekvaj similaj aranĝoj. Multe da partoprenantoj uzis la eblecon rekte esprimi sian opinion pri la aranĝo al organizantoj aŭ „anĝeloj“, kelkaj anonime lasis siajn rimarkoj en la speciale por tio pendigita SES-koverto, tamen plej multe esprimis sian opinion plenigante demandaron, pretigitan de lernu!teamo. Tiu ĉi demandaro ne nur helpis ekscii ĉu lernantoj estas kontentaj, sed ankaŭ esplori iliajn antaŭ-timojn/dezirojn, pretecon reveni al similaj aranĝoj, ĉeestadon de diversaj programeroj, kaj donis aliajn valorajn informojn. Ĝojinda estis la malkovro, ke la aranĝo lasis bonan impreson al la plejmulto de la partoprenantoj, kaj tiu ĉi sukceso estis plej grava inspiro por organizantoj kaj ankaŭ igis jam dum la aranĝo ekpensi pri ebleco organizi similan lernejon dum la sekva jaro. Homoj ĉefe estis kontentaj pri kvalito de studoj, kion certigis profesiaj instruistoj, kaj pri etoso de la aranĝo kaj Ekulturo, kio por la plej multaj el ili estis novaĵo. Ekz., Bernard LEWIS tradukisto de Irlando – flame esprimiĝis „Mi tre bone lernis dum tiu ĉi kurso kaj tre ĝojis pri ŝanco multe paroli dum lecionoj. Mi jam partoprenis multe da someraj lingvaj lernejoj, sed nur ĉi tie mi povis tiom multe rekte apliki sciojn. Mi ankaŭ estas tre kontenta pri programo, vesperaj programeroj kaj homoj [aliaj partoprenantoj] kaj tio, ke ili havas tre IPR 08/337
— pàgina 38 del PDF —
malfermitan pensmanieron kaj kreas tre amikan atmosferon. Nun mi jam komprenas, ke E-o estas ne nur lingvo, sed ankaŭ homoj“. Certe, tre bonvena dum la aranĝo kaj post ĝi estis kritiko, kiu helpis malkovri mankojn de la ĉi-somera lernejo. Plej multe da plendoj rilatis al manĝaĵoj, kiuj plejparte estis slovakaj specialaĵoj, ne ĉiam bongustaj por eksterlandanoj. Oni menciis ankaŭ la mankon de speciala programo por infanoj (kaj speciala lerno-kurso por ili), unuopaj partoprenantoj esprimis ankaŭ aliajn malavantaĝojn/mankojn. La organizantoj mem dum la aranĝo povis rimarki erarojn, faritajn pro manko de sperto organizi tiutipan aranĝon. Ekz., evidentiĝis manko de pli multe da tradukoj al aliaj naciaj lingvoj: ĉefa informo antaŭ vespera programo ĉiam estis tradukata en la anglan kaj slovakan lingvojn, sed mankis la tradukoj de programoj ankaŭ dum la ekskursoj. Evidentiĝis manko de lernigaj programeroj posttagmeze, pli da komuna laboro inter la 5 stud-grupoj. Sed tiuj ĉi kritikoj aŭ rimarkoj ne povis superigi la bonajn impresojn de la partoprenantoj kaj eĉ donis bonan kaj valoran sperton por estontaj aranĝoj. Surfote: Transdono de la diplomoj fine de SES
Indr÷ PILECKYTö, Litovio
Korekto En la artikoleto aperinta en IPR 08/1, paĝoj 30-31 estas du eraroj: La ĝusta adreso de «Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo» (IĈLM) estas: http://www.icxlm.org/. La ĝusta nomo de la informanto estas: Enrique ELLEMBERG (el urbo Fremont, Kalifornio, Usono) – vd. tiun eraron ankaŭ titolpaĝe! Pardonu pro la eraroj – NdlR
IPR 08/338
— pàgina 39 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto); Boris Grigorjeviĉ Kolker (Vicprezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mirejo.mireille@gmail.com
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5. Rete: <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 08/339
— pàgina 40 del PDF —
Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, Albanio: Vasil Pistoli, ES-17300 Blanes, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq pmarti10@xtec.cat Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, Korea Resp.: CHO Sung Ho, selimibardhyl@yahoo.com Department of Biology, Inha Aŭstralio: Penny Vos, Universitato, Incheon KR-402-751, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo shcho@inha.ac.kr NSW, penivos@yahoo.com Kroatio/KEL: Marija Jerković, Belgio: Iwona Kocięba, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 mjerkovic@net.hr Edegem, iwona.kocieba@telenet.be Kroatio/KEU: Ivan BekavacBenino: François Hounsounou, Basić, Kuŝlanova 59, HR-10000 BP 226, BJ-Lokossa-Mono, Zagreb, ilei@hes-keu.hr hounfranc@yahoo.fr Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, Brazilo: vakas Malecón 659 entre Belascoaín y geinstruistoj@ileibr.org Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Britio: Tellier Angela, Habana, kubesp@enet.cu 10 Marina Gardens, GB IP11 2HW Nederlando: Atilio Orellana Felixstowe, Suffolk, Rojas, Riouwstraat 172, angela@esperantoeducation.co.uk NL-2585 HW Den Haag, Ĉeĥio: Jana Melichárková, iesperanto@versatel.nl CZ-696 02 Ratíškovice 938, Norvegio: Anne-Karin Bondhus, melicharkova@quick.cz Gjerdeveien 157, NO-4028 Danio: Arne Casper-Mortensen, Stavanger, akbondhus@c2i.net Bryggervangen 70, 4. tv. Pollando: Piotr Nosek, DK-2100 Kobenhavn, ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 arnecasper@dbmail.dk Kraków, piotr.esp@gmail.com Finnlando: Carola Antskog, Rumanio: Mihai Trifoi, Brokärrvägen 89, Str. Principala Bl.1 Ap.3, FI-25700 Kimito RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, cantskog@kolumbus.fi trifoi@honoris.ro Francio: Michel Dechy, Rusio: Irina Gonĉarova, 65 allée de la Crémaillère, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, Mosk. obl. RU-143000, michel_dechy@hotmail.com mirina@online.ru Germanio: Zsófia Kóródy, Svedio: Agneta Emanuelsson, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 DE-37412 Herzberg/Harz, Katrineholm, zsofia.korody@esperanto.de agi.emanuelsson@telia.com Hungario: József Németh, Svislando: Mirelle Grosjean, Fı u. 41/5, HU-8531 Ihász, Grand-rue 9. Pf. 9, jozefo.nemeth@gmail.com CH-2416 Les Brenets, Irano: Hamzeh Ŝafii, mirejo.mireille@gmail.com P.O. Kesto 17765-184, Togolando: Attiogbe-AgbemaIR-Teheran, don B., Mensah, T.I.E.To, B.P. hamzeh@esperanto.org 13169, Lome-TOGO, Italio: Luigia Oberrauch Madella, esp.togo@cafe.tg via Prampolini 8, Ukrainio: Nina Daniljuk, IT-43100 Parma, prospekt Sobornosti 32-108, silkovojo@aliceposta.it UA-43026 Luck-26, Japanio: Isikawa Tieko, nina_daniljuk@ukr.net 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama Usono kaj Kanado: Doroteo JP-353-0006, Holland, 5140 San Lorenzo Dr, isksanjo@ff.e-mansion.com Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh77@gmail.com
SEKCIOJ
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radp@ptt.yu Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru
IPR 2008/4
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 38 – trimonata INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO
08/4
Redakta komitato: Jozefo Németh (red.) Luiza Carol Luiza Oberrauch Madella Rob Moerbeek
Kunlaborantoj de la aktuala numero: Sjoerd Bosga Aida Cizikaite Renato Corsetti Nina Daniljuk Ilona Fedor Francois Hounsounou Zsófia Kóródy Ilona Koutny Stefan MacGill Atilio Orellana Rojas Aleksander Osincev Leonardo Pampaloni Johano Petik Radojica Petrovic Raita Pyhala Edit Slezákné Tar
Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
En 2009 ni konferencos en Krakovo (p. 34)
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Radojica PETROVIĆ : Plu…………………………………………………………………………. 4 Intervjuo kun Ilona KOUTNY ……………………………………………………………………. 8 Ilona KOUTNY : Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM …………………. 12 Zsófia KÓRÓDY: Trejnado de Esperanto-instruistoj, kursgvidantoj ……………….. 13 Aida ČIŽIKAITö : Konferenco en Amsterdamo……………………………………………. 15 Aleksander OSINCEV: “Flugiloj de malfacila vento” dum IJK, Hungario ……….. 17 Edit SLEZÁKNÉ T AR : Fulmkursoj en Vieno……………………………………………….. 18 François HOUNSOUNOU : Rondkurso de Vlad’ka CHVÁTALOVÁ en Benino ………… 19 Raita PYHÄLÄ: Pri finnlandaj lernejoj kaj PISA ………………………………………… 21 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, HU, IT, UA, VN) …………………………………… 23 Ĉu defetismo, aǔ io alia? (Reago de Johano PETIK)……………………………………. 27 Misfrazoj (Rob MOERBEEK)………………………………………………………………….. 28 Por via notlibro………………………………………………………………………………….. 29 Estrarkunsido en Krakovo (Atilio ORELLANA ROJAS)…………………………………. 33 Informilo kaj aliĝilo por la 42-a ILEI-Konferenco en Krakovo……………………… 34
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Ekzamenoj. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio. Tel. (+40)267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyotofu, JP-621-0855, Japanio. <esperanto@d0y0b.com>. Azia agado. Titolpaĝe: Preĝejo de Sankta Maria en Krakovo (foto de Sjoerd BOSGA). La nunan numeron ni sendis al la presejo 22 novembro 2008, redaktofino por la sekva numero 15 januaro 2009.
IPR 08/42
— pàgina 3 del PDF —
S c ien ca Kom ita to
Enkonduko
Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio; estrarano de ILEI
Titolpaĝe Vi jam eksciis, ke la ĉefa aranĝo de ILEI en 2009 okazos en Pollando. Sur la lastaj dek paĝoj vi trovos detalajn informojn pri la 42-a Konferenco kaj ankaŭ paperan aliĝilon. (La prokrastitan aperon de tiu ĉi numero kaŭzis ĝuste la atentaj antaŭpreparoj de tiu evento.) Vi povas aliĝi ankaŭ pere de la nun ricevita aliĝilo, sed se vi havas retan aliron, prefere uzu la retan aliĝilon troveblan en la hejmpaĝo de ILEI. Tiel vi faciligos la laboron de la organizantoj. Eble vi jam ĝoje rimarkis, ke la paĝonombro de la aktuala numero kreskis de 40 al 44. La kreskon ebligis la financa bonfarto de ILEI kaj la decido de la estraro dum la oktobra kunsido en Krakovo. Dum la sekva jaro ni planas plian evoluigon de nia revuo, espereble vi vidos la rezulton. En la nuna numero vi trovos detalajn raportojn pri pli ol dek gravaj fakaj aranĝoj, kaj aparte abundan materialon pri la instrukapabligaj ebloj. En la sekvaj numeroj ni ŝatus aperigi pli da fakaj, precipe pli da aplikeblaj metodikaj artikoloj. Ni kore invitas ĉiujn pedagogojn kunlabori kun ni.
1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
Jozefo Németh, redaktoro
IPR 08/43
— pàgina 4 del PDF —
> > P lu >> de Radojica PETROVIĆ, Prezidanto de ILEI La 41-a konferenco de ILEI en Portonovo kaj estrarkunsido okazinta fine de oktobro en Krakovo rekonfirmis la programan orientiĝon kaj agadkapablon de ILEI. La fidokrizo kiu skuis ILEI kaj ĝiajn rilatojn kun UEA en la dua kvarono de la jaro lasis domaĝajn spurojn kiuj ankoraŭ daŭras, sed la organizaĵo montriĝis sufiĉe forta por rezisti la dubojn kaj misprezentojn. La kasistaj, estrara kaj kontrolkomisiona raportoj estis prezentitaj kaj diskutataj dum la publika kunsido de ILEI enkadre de la UK en Roterdamo kaj dum la konferenco en Portonovo. Ili konfirmis, ke la ekonomio de ILEI estas stabila kaj ke la Estraro disponis pri la rimedoj de ILEI kaj gvidis la organizaĵon laŭstatute kaj konforme al ĝiaj agadceloj. La komitatkunsido laŭtradicie okazis dum la konferenco, tamen sen kvorumo ĉi-foje. Tial – konforme al la Statuto, punkto 7.2.7 – la Estraro organizas skriban voĉdonadon de komitatanoj pri la traktitaj demandoj. Krom la financa bonfarto, ankaŭ la membronombro de ILEI estas stabila dum kelkaj lastaj jaroj kun daŭra kresko en la lastaj monatoj. Sur tia ekonomia kaj organiza fundamento la Estraro plu planas kaj plenumas sian laboron sojle de la 60-jariĝo de ILEI. Kompreneble, la Estraro ne estas la sola nek la ĉefa agadforto de ILEI. La efektiva vivo de ILEI okazas en ĝiaj sekcioj kaj ĉie kie ĝiaj membroj instruas pri kaj per Esperanto. Por la sekcioj Tasko de la Estraro estas flegi la organizan agadmedion kaj subteni la agadon en ĉiuj niveloj kaj partoj de la organizaĵo. Estas bezonata pli videbla kunlaboro de la Estraro kun la sekcioj, kaj de la sekcioj inter si. Deklaroj pri faremo kaj subteno ne sufiĉas, sed faroj kaj rimedoj estas bezonataj. Tial la Estraro decidis lanĉi konkurson por projektoj konformaj al la celoj kaj agadbezonoj de ILEI. Ĝi estos publikigita en la retejo kaj tra retlistoj de ILEI.
IPR 08/44
— pàgina 5 del PDF —
Instrukapabligado Post longa tempo, ILEI denove eldonas diplomojn pri instrukapablo, ĉi-foje por lingvopedagogia specialiĝo en la Interlingvistikaj studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. Nia tasko kaj intereso de ILEI estas certigi ĉiujaran daŭrigadon de la postdiploma specialiĝo de E-instruistoj en Poznań. La anonco por la jaro 2008/09 venis iom malfrue, sed por 2009/10 kaj plu necesas jam nun komenci la preparojn: informadon kaj varbadon de studentoj kiuj deziras plene kvalifikiĝi por E-instruista laboro. La sekcioj de ILEI havas en tio sian gravan rolon. La programo por formado de E-instruistoj kreita en Poznań utiligeblas ankaŭ en aliaj universitatoj kaj edukcentroj kiuj plenumas la bezonatajn kondiĉojn. La kunlabora projekto Flugiloj de malfacila vento de ILEI kaj E@I fariĝis kaj daŭre estas populara precipe inter junaj esperantistoj kaj instruemuloj. El ĝia sino naskiĝis la tre sukcesinta kaj populara Manlibro pri Instruado de Esperanto, komuna verko de 12 aŭtoroj, kies tria papera eldono estas bezonata kaj prespreta. La seminario Gvidu la Flugilojn trejnis novajn gvidantojn de la bazaj seminarioj de Flugiloj kaj plifortigis ĝian teamon. La Estraro nun strebas apliki la projekton en aliaj mondopartoj, dum diversaj E-aranĝoj en Azio, Afriko, Ameriko kaj Oceanio. Jam komence de julio 2009 en DR Kongo okazos seminario de Flugiloj enkadre de nun planata ILEIseminario en Kinŝaso. Eldonado kaj komunikado La Estraro turnas sian atenton precipe al: – rekonstruo, plifunkciigo kaj akurata aktualigado de la retpaĝaro de ILEI subtene al la agado de ILEI kaj ĝiaj sekcioj; – pliampleksigo kaj plibonigo de la aspekto de IPR; – eldonado de plurlingvaj flugfolioj kaj varbiloj por enmovada kaj ekstermovada uzado; – certigo de la pluekzisto de Juna amiko; – pliriĉigo de lingvo-pedagogia materialo por internacia uzo. Por atingi la profesinivelan kvaliton, estos uzataj servoj de kompetentaj programistoj kaj aspektigantoj en la buĝetaj limoj. Abundon da informa kaj didaktika materialo ofertas la retpaĝaro lernu.net en pli ol 20
IPR 08/45
— pàgina 6 del PDF —
lingvoj. Komuna eldonprojekto de lernu!-teamo kaj ILEI antaŭvidas kajerserion de lernu!-materialoj uzeblaj ĉie kie lernu.net malfacile atingeblas rete, utilaj precipe por tiuj sekcioj kaj landoj en kies lingvoj mankas informa kaj didaktika materialo pri E-o. Utiligado Utiligado de E-o por plifaciligo kaj plijustigo de komunikado kaj interŝanĝo de ideoj kaj valoroj estas motivo de ĝia disvastigado. La esenca motivo de la ILEI-agado estas la utiligado de E-o en edukado. Esperanta pedagogio kiel disciplino de esperantologio pli videblas en la praktika pedagogia utiligado de la lingvo ol tra teoriaj traktado kaj ĝeneraligoj de esperantopedagogiaj celoj, esplorproblemoj, metodoj kaj principoj. Tion pruvas la projektoj kiaj estas Interkulturo, AKEL, FRINGOJ, Infanoj ĉirkaŭ la mondo, la plurjardeka agado de Bona Espero en Brazilo, E-o en orfejoj kaj rifuĝejoj de Afriko, E-o en universitatoj de Ĉinio ktp. Pluraj propedeŭtikaj eksperimentoj pri E-o indikis kuraĝigajn rezultojn en la pasintaj jardekoj, tamen sen sufiĉe argumentitaj kaj science validigeblaj definitivaj rezultoj. La brita projekto Springboard to languages nun survojas al tiu celo per sia lingvokonsciiga kaj lernfaciliga orientiĝo. ILEI celas subteni kaj pluevoluigi tiajn kaj instigi novajn iniciatojn. Tio estas unu el la celoj de la ĉi-supre menciita konkurso. Inter la prioritataj taskoj estas revivigo de la E-utiliga projekto InterKulturo (IK), kiu en la jaroj 2003-2005 atingis notindajn rezultojn enmovade kaj ekstermovade, kaj poste iom endormiĝis. Rekonstruo de la IK-retportalo, uzado de retkomunikaj faciligoj de lernu.net (forumejo, virtuala klasĉambo) kaj paperaj IK-paĝoj de Juna amiko estas planataj. Regiona agado La ILEI-aranĝoj en Afriko en la jaroj 2007 kaj 2008 malfermis por ILEI tiun agadspacon pli vaste. ILEI multe lernis pri E-movadaj specifaĵoj en Afriko. Afrikaj gekolegoj spertis, ke ILEI estas fidinda partnero por iliaj bezonoj. Novaj komunaj projektoj estas planataj por la jaro 2009, inter kiuj estas ILEI-seminario en Kinŝaso komence de julio. El la stokoj de siaj libroj kaj malnovaj revuoj, kiuj ĉiam aktualas kaj uzeblas kiel didaktika kaj lingva materialo kaj tre bezonatas por instruado de E-o en Afriko, ILEI disponigos certan kvanton kunlabore kun la Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo de UEA.
IPR 08/46
— pàgina 7 del PDF —
Por similaj iniciatoj en aliaj mondopartoj ni bezonas kaj petos kunlaboron de tieaj E-organizaĵoj kaj regionaj komisionoj de UEA. La 43-a konferenco de ILEI en Kubo 2010 certe donos impulson al la ILEI-agado en Ameriko. Malfermiĝo ILEI estas malfermita kaj ĉiam pli malfermiĝas por kunlaboro celata al disvastigado kaj utiligado de E-o. Temas ne nur pri principa orientiĝo sed ĉefe pri efektivaj paŝoj. Enmovade ILEI malfermis sin al la TEJO-generacio tra la projektoj IK kaj Flugiloj kunlabore kun TEJO kaj E@I. Tio certigas daŭran plijuniĝon de ILEI kaj plivastigon de ĝia celgrupo: al bazlernejaj kaj mezlernejaj instruistoj kaj lernantoj, pri kiuj ILEI ĉefe atentas, aldoniĝas universitatanoj kiel grava agadresurso. Konekse kun tiu ĉi tendenco, ILEI strebas al efektivigo de ambaŭflankaj kunlaboriniciatoj kun AIS kaj ISAE. Ankoraŭ ne estas sufiĉa la reciproka malfermiteco inter ILEI kaj regionaj/ kontinentaj komisionoj de UEA. Ekstermovada malfermiĝo de ILEI realiĝas tra: – dumkonferencaj lingvaj festivaloj altirantaj atenton de la lokaj publiko kaj amaskomunikiloj; – ĉiujara simpozio pri la konferenca temo kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj universitatanoj kaj kulturkreantoj el konferenclando kaj el Esperantujo; – partopreno de ILEI-anoj en internaciaj fakaj konferencoj; – pluagado en la Unesko-rondoj malgraŭ la formala ĉeso de operaciaj rilatoj de ILEI kun Unesko; – membreco en FIPLV; – kunlaboro de ILEI-sekcioj kun lernejoj kaj instancoj de la eduksistemoj en siaj landoj; – proponado de subvenciindaj edukprojektoj al ekstermovadaj subvenciantoj. La ĝisnunaj rezultoj kuraĝigas al pluaj paŝoj. Ĉi-direkta agado meritas apartan atenton en la jaro kiam koincidas la jubileo de ILEI kun la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj kun la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La 42-a konferenco de ILEI en lia naskiĝlando estas siaspeca omaĝo al la verko kiun Zamenhof donacis al la homaro apoge al la lingvaj kaj kulturaj homaj rajtoj.
IPR 08/47
— pàgina 8 del PDF —
Kaj … En la lastaj 6 jaroj, post la organiza kaj financa krizo kiu kulminis en la jaro 2002, ILEI stabiliĝis kaj proksimiĝas al sia 60-jariĝo kiel la dua plej granda internacia asocio de esperantistoj kaj la plej aktiva inter la fakaj asocioj de UEA. Tio des pli notindas konsiderante, ke ILEI ne havas profesiajn oficistojn, sed la estraranoj, sekciestroj kaj komisiitoj certigas la funkciadon per sia volontula laboro. Ĉiu el ili kontribuas laŭ sia eblo kaj meritas aprezan dankon. Antaŭ la Elekta komisiono kaj Komitato nun staras la respondeco elekti Estraron por la oficperiodo 2009/2012 kiu scipovos utiligi kaj pluevoluigi la potencialojn de la 60 jaroj da spertoj, de ekonomia bonfarto kaj organiza stabileco de ILEI fronte al defioj kaj bezonoj de la ĉiam pli rapide evoluanta kaj diversiĝanta homaro. Kun gratuloj por la jubileo, al ĉiuj agantoj kaj subtenantoj de ILEI mi deziras prosperan kaj ĝojan jaron 2009.
Intervjuo kun Ilona Koutny IPR: Dum la ĉi-jara UK vi ricevis Grabowski-premion pro via interlingvistika agado. En la anonco vi estis nomita „spirita heredanto de István SZERDAHELYI”. Kion tio signifas? IK: Nu, temas pri lia influo al mia kariero. Mi studis E-on en la E-fako de ELTE (Universitato Eötvös Loránd), en Budapeŝto ĉe profesoro SZERDAHELYI. Jam studante en la universitato francan filologion kaj matematikon, mi elektis E-on kiel rapide lernebla lingvon. Mi kaptiĝis kaj restis en la fako – danke al la influo de István SZERDAHELYI. Li estis ne nur konscienca kaj zorgema esploristo, fondinto de esperantologiaj studoj, sed ankaŭ ĝisosta instruisto. Li interese prelegis, allogis gestudentojn, envolvis ilin en diversajn projektojn – kiel la eldonaĵoj de la fako, studrondo – kaj sendis ilin al interesaj lokoj. Li trovis por mi nerezisteblan temon por diplomlaboraĵo (Grandaj matematikistoj kaj la lingva modeligo), kiu kunligis miajn intereskampojn. Li sendis min al KCE (La Chaux-de-Fonds, Svislando), kie mi staĝis en CDELI (Esplorcentro pri la internaciaj lingvoj
IPR 08/48
— pàgina 9 del PDF —
en la urba biblioteko) sub la gvido de Claude GACOND. Tiutempe tio estis grandega eblo kaj travivaĵo por studentino. Cetere, estis interese reiri tien ĉi-somere, post 33 jaroj, kaj sperti la nelaciĝantan agadon de la „arkivisto” kiel Claude nomas sin kaj la progreson de la unika kolektaĵo. IPR: Vi laboris en ELTE dum jardeko, ĉu ne? IK: Post la frua morto de István SZERDAHELYI en 1987 mi dungiĝis kiel lia posteulo en la E-fako. Mi instruis esperantajn lingvon kaj gramatikon, kaj strebis krei similan etoson por la gestudentoj kiel li. En tiu tempo, kun mia kolegino Zsuzsa V ARGA-HASZONITS , ni fondis la internacian esperantologian fakon por ebligi ankaŭ al alilandanoj akiri diplomon pri esperantologio – laŭ la modelo de la enlanda koresponda fako. Al la bona funkciado de la studoj kontribuis hungaraj gekolegoj kiel la june forpasinta Zsuzsa BARCSAY, Katalin HORVÁTH, Blazio VAHA, Árpád RÁTKAI, Péter RADOS k.a. IPR: Dum la lasta jardeko via nomo estas ligita al la Interlingvistikaj Studoj en Poznań (Pollando)… IK: Mia privata vivo kaŭzis neantaŭvideblan turniĝon en mia vivo. Mi daŭrigis mian karieron en la Lingvistika Instituto de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), en Poznań (Pollando). Mi eklaboris en la hungara fako, sed la kondiĉoj estis favoraj por fondi postdiploman interlingvistikan fakon. La unuaj gestudentoj komencis siajn 3-jarajn studojn (en ekstera formo) en 1998 kaj la tia grupo estas finanta siajn studojn ĉi-jare (kelkaj ankoraŭ batalas kun la diplomlaboraĵo). IPR: Kion ofertas la Interlingvistikaj Studoj por la studemuloj? IK: En kelkaj universitatoj okazas E-kursoj (dum 2-4 semestroj), en aliaj kursoj pri interlingvistiko (1-2 semestroj). Plena studprogramo, kiu gvidas la partoprenantojn tra diversaj kursoj ĝis iu diplomo ekzistis ĝis nun en ELTE (fondita en 1966 fare de SZERDAHELYI) kaj en la postdiploma formo en UAM. La specialaĵo de UAM estas la internacia instruistaro kaj studentaro. Pro tio la surlokaj semajnaj sesioj okazas nur unufoje dum la semestro. La Interlingvistikaj Studoj ofertas sisteman studadon – similan al filologioj de aliaj lingvoj – kun bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko (Michael FARRIS). Tio estas grava por povi diskuti kun lingvistoj, analizi E-on en simila kadro kiel etnajn lingvojn. La esperanta lingvistiko enfokusigas problemajn terenojn de E-gramatiko (John WELLS, Ilona KOUTNY, Michel IPR 08/49
— pàgina 10 del PDF —
D UC GONINAZ, Blazio V AHA). La studobjekto interlingvistiko prezentas la problemaron de interlingvoj kaj planlingvojn (Detlev BLANKE, Vera BARANDOVSKA-FRANK, Bradio MORO). Okazas kurso pri movadhistorio kaj la plej aktualaj problemoj de la movado (Aleksander KORĴENKOV, Humphrey TONKIN). Literaturon instruas Lidia LIGĘZA, Tomasz CHMIELIK, István ERTL. Internacia kaj interkultura komunikado havas gravan rolon en la studoj (Ilona KOUTNY, Aleksander M ELNIKOV, Zbigniew GALOR). IPR: Ĉu tiuj, kiuj instruas aŭ volas instrui E-on povas profiti el tiuj ĉi studoj? IK: La unuaj du jaroj de la studoj donas la bazon, kiu necesas por ĉiuj seriozaj instruistoj – same kiel ĉe aliaj lingvoj. En la tria jaro okazas specialiĝo: E-lingvistiko, interlingvistiko, E-literaturo, komunikado kaj lingvopedagogio. Ĉi-lastan gvidas Katalin KOVÁTS, la motoro de edukado.net, kaj kontribuas Maria MAJERCZAK el la Jagelona Universitato (Krakovo). Tio certigas la profesian trejnadon de estontaj instruistoj. Tion atestas la ĝis nun finintoj Mónika MOLNÁR, Iwona KOCIĘBA, Alain DELMOTTE, Małgorzata NITKOWSKA kaj Anne JAUSIONS (iliaj diplomlaboraĵoj retroveblas en edukado.net). En la pasinta studjaro ni startigis novan formon por instruistoj – kunlabore kun ILEI: dum unujara studado (entute tri vizitoj en Poznań) eblas fari la lingvopedagogian programon de la Interlingvistikaj Studoj (havi donace parton de la aktuala programo), kaj post kompleksa ekzameno kaj finlaboraĵo akiri instruistan diplomon de ILEI. Tion akiris en septembro Edit SLEZÁKNÉ TAR el Hungario kaj Jurate BARTASKIENE el Litovio. Ĉi-jare tamen ne estis sufiĉe da interesiĝantoj… Kie estas tiuj, kiuj volas akiri instruistan diplomon pri E-o? IPR: Ankaŭ mi miras. Mi esperas, ke la alvoko ĉi tie eble mobilizos kelkajn. Sed la nova, kvara grupo startis, ĉu ne? IK: Jes. Estas malgranda, sed tre entuziasma kaj internacia grupo. [Vidu la apartan raporton pri tio! – NdlR] Bedaŭrinde ĉi-foje nek hungaroj, nek poloj partoprenas. Ankaŭ la postuloj de UAM severiĝis, nur tiuj povas komenci la postdiplomajn studojn, kiuj jam havas iun universitatan diplomon. Pasintfoje aliĝis pluraj junuloj sen diplomo uzante la stipendion de ESF (Esperantic Studies Foundation).
IPR 08/410
— pàgina 11 del PDF —
IPR: Kiel vi festas la 10-jariĝon de la Interlingvistikaj Studoj? IK: Ni organizis interlingvistikan simpozion kun la partopreno de niaj geinstruistoj, iamaj kaj nunaj gestudentoj. Ni alvokis ĉiujn interersiĝantojn pri interlingvistiko kaj esperantologio festi kun ni. Tiel kunvenis 85 personoj el 22 landoj kaj okazis 32 altnivelaj kaj interesaj prelegoj dum la du tagoj, tuj post la septembra sesio. Vidu la programon kun resumoj kaj raporton en la retpaĝoj de la Studoj! Estas tre grave, ke la gvidantoj de UAM kontribuis al la malfermo kun laŭdaj vortoj pri la Studoj, dum la bankedo ili povis interparoli kun la partoprenantoj kaj certiĝi pri la vivplenaj scienca agado kaj interkultura komunikado. Raportis pri la simpozio la loka televido kaj la reta Akademia Forumo.
Iamaj kaj nunaj gestudentoj kaj instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj IPR: Kiel plu? IK: Komenciĝis la nova trijara studado, kie ni provos pli eluzi la retajn eblojn en la instruado. Post 10 jaroj la studmaterialoj maturiĝis, ke ili aperu libroforme. El la planataj 6 volumoj ni eklaboris pri la unuaj du:
IPR 08/411
— pàgina 12 del PDF —
1. Komunikado kaj kulturo (red. Ilona KOUTNY); 2. Esperanta literaturo (red. Tomasz CHMIELIK). Ili devos aperi por la sekvajara UK, ĉar ili estos uzeblaj ankaŭ ekster la studoj, entute similaj lernolibroj mankas.Mi daŭrigos la laboron pri la trilingvaj etvortaroj kune kun miaj gestudentoj. Post la 3 volumoj da angla-e-hungaraj etvortaroj [recenzoj en IPR 03/2 p.31-32, IPR 06/2 p.25-26 – NdlR] aperis por la ĉi-jara UK la unua germana-e-pola versio de Lingvo kaj komunikado, por la sekva jaro ni planas la germana-e-polan version de Lernado kaj laboro. En la sekva jaro estus profesoro SZERDAHELYI 85-jara, pretiĝas memorlibro al li [vd la anoncon en la rubriko „Por via notlibro” – NdlR]. IPR: Dankon pro la intervjuo kaj multajn sukcesojn mi deziras al vi por realigi viajn planojn en la nomo de la redakcio kaj legantaro de IPR. IK: Dankon, subteno estos bonvena kaj ĉefe partoprenantoj por la sekvajara instruista kurso! Miaflanke, mi volas ĉi tie danki al ĉiuj, kiuj helpis atingi la bonajn rezultojn en la Interlingvistikaj Studoj: al gekolegoj, kiuj altigis la nivelon de la studoj, al gestudentoj, kiuj sindediĉe finfaris la 3 jarojn kaj al ESF pro la financa subteno.
Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM de Ilona K OUTNY, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj La nuna septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM, Poznań) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj 10 jaroj. La evento estis festata per internacia simpozio pri la Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (18-19.09), en kiu partoprenis 85 homoj el 22 landoj (raporto: http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/). Ĉeestis ankaŭ la gvidantoj de la universitato kaj esprimis sian kontenton. Parto de la tria grupo plenumis sian finan ekzamenon post 3-jara studado prezentante sian diplomlaboraĵon. Gratulojn al Marc BAVANT (Francio): La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado; Kirilo BROSCH (Germanio): Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio; Anne JAUSIONS (Francio): La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj E-parolantoj
IPR 08/412
— pàgina 13 del PDF —
kaj Horst VOGT (Germanio): Komunikad-problemoj en la institucioj kaj en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio – ĉu teorie kaj politike solveblaj? Samtempe ekzameniĝis kaj ricevis instruistan diplomon de ILEI (kadre de la unujara komuna kurso de UAM kaj ILEI, organizita la unuan fojon en la studjaro 2007/08) 3 aliaj partoprenantoj: Jurate BARTASKIENE (Litovio): Utiligo de poemetoj, rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado; Witold CZERWINSKI (Pollando): Pedagogia vortareto Esperanta-pola kaj Edit SLEZÁKNÉ T AR (Hungario): Instruado de akuzativo je diversaj niveloj. La laboraĵoj pri metodiko legeblas en edukado.net. Malgranda, sed entuziasma nova grupo komencis siajn studojn inter la 13-a kaj 17-a de septembro. Alvenis po du partoprenantoj el Brazilo, Irano, Kroatio kaj Usono, po unu el Francio, Grekio, Koreio kaj Ukrainio. Du afrikanoj, bedaŭrinde, ne ricevis polan vizon – ili nur virtuale povas sekvi la unuan semestron. La ĉeestantoj aŭskultis kursojn pri ĝenerala kaj esperanta fonetiko de John WELLS (kun interesaj ekzemploj), pri esperanta kulturo de Aleksander M ELNIKOV (kiu ĉerpis ankaŭ el sia nova libro pri vortludoj) kaj Zbigniew GALOR, pri la unua periodo de esperanta literaturo de Lidia LIGĘZA kaj Tomasz CHMIELIK, pri komunikado de Ilona KOUTNY (kie la partoprenantoj nature povis sperti la diferencojn kaj similecojn en la metakomunikado). Pluraj prelegoj de la simpozio kaj de la sekva Arkones (semajnfina kultura renkontiĝo) kompletigis la kursojn.
Vojoj al instruado:
Trejnado de Esperanto-instruistoj, kursgvidantoj de Zsófia K ÓRÓDY, ILEI-estrarano por instrukapabligo, edukcentroj Finiĝis la unua jaro de la nova klerigprogramo, kiu komenciĝis en septembro 2007 post la subskribo de la kunlabor-kontrakto inter Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj ILEI. Tio donas al ni bonan kialon trarigardi, kiuj klerigformoj ekzistas por fariĝi E-instruanto, kursgvidanto. 1. 3-jara postdiploma studado ĉe UAM: Enkadre de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato en Poznań, Pollando, post dujara baza lernado en la 3-a jaro eblas specialiĝi pri lingvopedagogio por estontaj esperanto-instruistoj. Ĉar temas pri postdiplomaj studoj, studemuloj devas havi jam iun universitatan diplomon. Tiu programo estas la bazo por
IPR 08/413
— pàgina 14 del PDF —
instruista trejnado en internacia nivelo. Je la enskribiĝo la lingva nivelo de la kandidatoj atingu B2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), je la fino estas testo en nivelo C1. Por ricevi diplomon la partoprenantoj devas pretigi diplomlaboraĵon kaj prezenti provinstruadon. 2. 1-jara instruista trejnado: en 2007 la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la pluevoluigo de la lingvopedagogia specialiĝo. Tiun komunan programon ILEI akceptas kiel instruistan kurson kaj eldonas internacian instruistan diplomon por tiuj kiuj plenumas la postulojn de la trejnado. Temas pri dufoja partopreno en unusemajna ĉeesta sesio en Poznań (ĝenerale meze de septembro kaj komence de februaro). Tiuj intensaj sesioj (min. 40 h.) disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de E-o kaj trejnas la partoprenantojn pri metodiko. Intertempe necesas hejma laborado, reta konsultiĝo kun la kursgvidantoj kaj pretigo de diplomlaboraĵo pri metodika temo. Post unu jaro okazas la fina ekzameno, kiu postulas krom metodiko bazajn konojn pri la gravaj eventoj de la E-historio, pri la ĉefaj periodoj de la E-literaturo kaj tiklaj punktoj de E-gramatiko. Kursoj de la trejnprogramo: Bazaj faktoroj de lingvopedagogio, esperanta metodiko, instruhelpiloj, modelleciono. Minikursoj pri literaturo, movadhistorio kaj gramatiko. Kondiĉoj de partopreno: finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno), bona lingvoscio, baza kono de E-kulturo. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus akiri diplomon de ILEI, esti rajtigita kursgvidanto laŭ la instruprogramo de UAM/ILEI: bv. anonci vin al la sekva semestro en septembro 2009. 3. Flugiloj-seminarioj: TEJO kaj ILEI subtenas la klerigadon de junaj instruemuloj, kiuj havas fortan deziron lanĉi kurson de Esperanto, sed bezonas profundigi siajn teoriajn sciojn pri instruado kaj ricevi praktikajn konsilojn kaj sperton. La trejnseminario (8 studunuoj po 1,5 horoj) konsistas el 2 temaj partoj: la metodika kaj la gramatika. La metodika parto enhavas la sekvajn teoriajn temojn: instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de leciono; lerniloj. Dum la praktika parto necesas prezenti instruadon de lecion-fragmento. En la gramatika parto estas traktataj malfacilaĵoj de la E-gramatiko. Flugiloj-seminarioj ĝenerale okazas dum grandaj junularaj kunvenoj. La trejnitoj ricevas atestilon pri partopreno kaj fariĝas membroj de ILEI.
IPR 08/414
— pàgina 15 del PDF —
4. Studsesioj: Modelo Herzberg: Nun estas ellaborata sistemo de moduloj por instrukapabligado. Interkultura Centro Herzberg (ICH) jam de pluraj jaroj regule organizas kursojn por klerigado kaj pluklerigado de instruantoj. La bezonata lingvo-nivelo estas B2 ĝis C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), la enhavo de la moduloj estas en harmonio kun la postularo de la lingvopedagogia kurso de UAM. En 2009 la Studsesioj ofertos kompleksan lingvan kaj fakan kursaron pri la fakoj: metodiko, literaturo, historio, kulturo, varbado, movadaj konoj ktp. Estas oferto ankaŭ por staĝantoj, kiuj ŝatus spertiĝi pri esperanto-instruado en lokaj lernejoj kaj lingvokursoj por urbanoj de Herzberg am Harz – la Eurbo. Kontakto: <zsofia korody@esperanto.de>.
Konferenco en Amsterdamo de Aida ČIŽIKAITö, estrarano de ILEI por konferencoj, scienca agado Esperanto, esperantologio aŭ interlingvistiko ankoraŭ ne estas regule instruataj en universitatoj, kaj ili ankoraŭ ne facile eniras la programojn de esplorinstitutoj. Universitatoj celas internacian agnoskon de siaj diplomoj kaj tio ankoraŭ pli malfaciligas la taskon. Tamen klopodoj pli kaj pli multiĝas, la statistikoj montras kreskon de universitatoj en kiuj E-o kaj la temoj al ĝi rilataj estas instruataj kaj esplorataj, eĉ se mankas taŭgaj lernolibroj, bibliotekaj kolektoj k.s. Sekve, estas urĝa bezono starigi pli rektan kunlaboron kaj reciprokan kunhelpon inter universitatoj kaj institutoj, kie okazas la koncernaj studoj, aŭ kie oni deziras enkonduki ilin Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) decidis okazigi malgrandan Konferencon pri E-o kaj Interlingvistiko en Universitatoj kaj Esplorinstitutoj, tuj antaŭ la UK de E-o en Roterdamo. La konferenco okazis en la Universitato de Amsterdamo, en kunlaboro kun ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj la Universitato mem, kaj sub egido de d-ro Wim JANSEN de la Lingvistika Fako de la Universitato, docento pri interlingvistiko en la Universitato. Kvindeko da fakuloj el 39 universitatoj kaj esplorinstitutoj en 23 landoj kolektiĝis ĉe la Universitato de Amsterdamo por pridiskuti.
IPR 08/415
— pàgina 16 del PDF —
Okazis pluraj plenaj sesioj, sed ĉefe la konferencanoj laboris en grupoj: (1) Studprogramoj. Kiujn elementojn enhavu taŭgaj studprogramoj? Kiuj modeloj jam ekzistas? Kia materialo ekzistas – skribe, rete, aliforme? Kiel ligi la studprogramojn kun aliaj parencaj fakoj? (2) Interŝanĝoj kaj kunlaboro. Kiel utiligi la rimedojn en aliaj universitatoj, inkluzive bibliotekajn kaj instruajn rimedojn? Kiel dividi la proprajn rimedojn kun aliaj universitatoj? Kiel interŝanĝi profesorojn kaj studentojn? (3) Starigo de programoj kaj administrado. Kiel konvinki sian universitaton starigi programon? Kiel kongruigi ĝin kun eksteraj postuloj (ekzemple la Bolonjaj interkonsentoj)? Kiel daŭrigi la programon? Kiel serĉi eksterajn financajn rimedojn? La enkondukan paroladon faris John C. WELLS; respondis al ĝi Detlev BLANKE kaj Probal DAŜGUPTO. Prelegis en la pleno kaj gvidis la koncernan laborgrupon: Wim JANSEN pri studprogramoj, Sabine FIEDLER pri starigo de programoj kaj administrado, kaj Ulrich LINS pri interŝanĝoj. Antaŭ la konferenco ĉe http://www.esperantic.org/achome.htm estis kolektita utila materialo pri unuopaj programoj, metodoj ktp., tiel ke ĝi estu je la dispono de ĉiuj partoprenantoj (kaj ankaŭ de aliaj interesatoj) kaj do pridiskutebla surloke. Ĉiu estas petata sendi materialon pri la propraj programoj al <admin@esperantic.org>. Aparte bonvenaj estas detaloj pri la enhavo aŭ strukturo de kursoj kaj programoj. Ĉe la retpaĝaro troviĝas ankaŭ gazetaraj komunikoj en E-o kaj la angla, kiujn oni povas uzi en loka gazetaro. En la fina sesio de la konferenco estis ellaboritaj konkludoj. La konferenco estis nur komenco de daŭra kunlaboro kaj interŝanĝo de spertoj. Tiu ĉi konferenco estas aparte interesa por ILEI-rondoj, ĉar interesoj tre similas kaj laborkampo estas la sama. ILEI ja estas partnero de UEA, kiu okupiĝas pri edukado. Laboro en universitatoj estas parto de tiu tereno. Pro tio ne indas apartigi niajn fortojn. Pli bone ni kunvenu ĉiuj en la sama loko kaj en la sama tempo. Ni dividu spertojn kaj laborojn. Ĝuste pro tio sekva renkontiĝo estas planata post unu jaro en ILEIKonferenco en Krakovo 17-25 julio 2009. Tie ni esperas daŭrigi la starigitan dialogon, resumi laborojn faritajn dum unu jaro, pritaksi ilin kaj plani sekvajn paŝojn.
IPR 08/416
— pàgina 17 del PDF —
“Flugiloj de malfacila vento” dum IJK, Hungario de Aleksander OSINCEV, ĉefkunordiganto kaj gvidanto De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2008 kadre de Internacia Junulara Kongreso (IJK) en la urbo Szombathely, tradicie okazis la instru-metodika seminario „Flugiloj de malfacila vento“, kiu estas projekto de ILEI kun subteno de E@I por komencantaj instruistoj de E-o kaj instruemaj e-istoj. La seminarion partoprenis pli ol 15 personoj el diversaj landoj kun diversaj instrusperto kaj aĝo. La gramatika parto de la seminario estis gvidata de Paŭlo MOĴAJEV [vd. lian foton apude], kiu ekde la komenco de la seminario estis ĝia gramatika gvidanto kaj kunordiganto, kaj kiu jam kungvidis la seminarion dum la IJK en Kovrov kaj Zakopane kaj dum RET-07 en Rusio. La metodikan parton gvidis Aleksander OSINCEV, kiu kungvidis la seminaron dum RET-07 kaj ĉefkunordigis du lastajn seminariojn. Irina GONĈAROVA, majstrino de la projekto, rolis kiel observanto. La gramatika parto enhavis malfacilaĵojn de E-gramatiko kaj gramatikan ekzercadon. Dum la metodika parto oni pridiskutis diversajn metodojn de lingva instruado, planadon de leciono kaj kurso kaj specifaĵojn de E-instruado. La seminario konsistis el 4 metodikaj kaj 4 gramatikaj poduhoraj programeroj dum 4 tagoj. Dum la tria tago okazis prezentoj de diversaj E-metodoj fare de spertaj instruistoj de E-o: Zlatko TIŠLJAR (Slovenio), Paŭlo MOĴAJEV (Ukrainio), Irina GONĈAROVA (Rusio) kaj Xosé CONDE (Hispanio). Dum la 4-a tago la partoprenantoj havis eblon mem prezenti siajn 15-minutajn lecionojn. Ĉiujn kondiĉojn de partopreno plenumis 7 personoj (po unu el Nederlando, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Francio kaj du el Rusio), kiuj dum internacia koncerto solene ricevis atestojn kun rekomendo kiel instruistoj de E-o. Ĉiuj partoprenantoj iĝis membroj de ILEI.
IPR 08/417
— pàgina 18 del PDF —
Fulmkursoj en Vieno de Edit SLEZÁKNÉ TAR Bonegan eblon mi havis por spertiĝi pri instruado, filmante fulmkursojn de d-rino Katalin KOVÁTS en Vieno, komence de oktobro. Ankaŭ la E-muzeo en Vieno aliĝis al la „Longa nokto de muzeoj” (aranĝata jam de 7 jaroj). Tio signifas, ke dum tiu sabato multaj muzeoj plilongigis la malfermajn horojn ĝis la 1-a nokte kaj unu sola enirbileto validis por ĉiuj aliĝintaj muzeoj. Alloga oferto de la E-muzeo (kaj brila varbado por E-o) estis la fulmkursoj, gvidataj jam de multaj jaroj de d-rino Katalin KOVÁTS (HU-NL) aŭ foje de ŝia filino Petra SMIDÉLIUSZ (HU). El la 1485 personoj kiuj vizitis la muzeon (210 partoprenis gvidadon) po 100 kuraĝe partoprenis la 3-3 E-o- kaj klingonajn kursojn. (La muzeo ja havas diversajn librojn, materialojn ankaŭ pri aliaj planlingvoj.)
La intereso estis granda, la salono ĉiam pleniĝis (eĉ montriĝis malgranda). Ĉefe junuloj, studentoj venis al la kursoj, kiuj tre vigle aktivis, ĝuis, ke ili multe komprenas. Dum 45 minutoj ili eĉ sukcese lernis bazajn aferojn en kaj pri E-o. La kursgvidanto ĉiam tre bone adaptiĝis al la grupo,
IPR 08/418
— pàgina 19 del PDF —
trovante metodojn, kiel ili povus havi pli grandan sukcesosenton. (Ekz. en unu el la grupoj la lernado de ciferoj montriĝis pli facila – tiam ŝi donis kromajn taskojn, kies sukcesa solvo mirigis la lernantojn!) La bonetosaj lecionoj finiĝis per muziko, ja la grupo formis orkestron, ludante, ke ĝi akompanas la esperantistan kantiston Attila SCHIMMER (AT). Rezulte de lia brila kantado la publiko aplaŭdante, eĉ foje dancante finis la lecionon. Je la peto de la redaktoro de edukado.net la unuajn du lecionojn filmis mia edzo (Dr-o Tamás SLEZÁK) kaj mi (Edit SLEZÁKNÉ T AR) (HU). Imaginte nin en la rolo de la partoprenantoj ni konstatis, ke post la informleciono ni tuj komencus serioze lerni E-on, ĉar la instruado estis tiom entuziasmiga kaj inspiriga! La diversajn erojn de la kurso, kun metodikaj klarigoj de la kursgvidinto la interesiĝantoj povas legi en la retejo de Ipernity. Vi trovas la blogejon kaj filmejon ĉe http://www.ipernity.com/home/edukado.net
Rondkurso de Vlad’ka CHVÁTALOVÁ en Benino de François HOUNSOUNOU, <hounfranc@yahoo.fr> Post la ILEI-Konferenco en Benino, la ĉeĥa esperantistino, Vlad’ka CHVÁTALOVÁ, unu el partoprenintoj de la konferenco, decidis gvidi kursojn en Benino en diversaj kluboj. Ŝi korespondadis kun François HOUNSOUNOU pri la organizado de la kurso ne nur en Benino sed ankaŭ en Togolando. La 13an de aŭgusto 2008 François HOUNSOUNOU akceptis Vlad’ka antaŭ la urbodomo de Lokossa. Montrinte al ŝi la afrikan oficejon, kvankam ŝi jam vizitis ĝin kun la grupo de ekskursanoj post la konferenco, ni tie interŝanĝis kelkajn vortojn kun la tiea oficisto. Laŭ la planita programo, ŝi gvidis kurson al la orfoj dum la tuta tago sub la gvidado de François H. Tie ŝi donacis vestaĵojn kaj skribilojn por kuraĝigi la infanojn. Krome skatolo da sapoj estas transdonita al la orfoj kun la sumo de 5000 fcfa en la nomo de grupo da esperantistoj eksterafrikanaj, kiuj vizitis la orfejon. La sekvan tagon, ŝi gvidis kurson en Agamè, la rifuĝejo de la klubanoj de Luc Komlan Lugdotor sub la gvido de Francis AGBENOU. Ŝi instruis al la klubanoj de Pacaj Metiistoj en Lokossa kaj la klubo de Benoit Kodjo Zinkpè kaj la klubo de grupeto da virinoj. La kluboj Egaleco kaj EJA en Adohoun-Koĝi kaj tiuj en Azové kaj Ayakohoué ricevis kurson de ŝi kun la helpo de Pierre H kaj Latifou
IPR 08/419
— pàgina 20 del PDF —
GBADAMASSI. Vizito al esperantistoj (kiuj ne sukcesis ĉeesti la kurson) okazis sub la gvidado de François H en Lokossa. Entute, Vladka tre bone instruis en Lokossa. Ŝi havas tre bonan impreson pri la klubanoj de pacaj metiistoj en Lokossa. Ŝia instruado havigis al François H aliajn spertojn, kiujn li uzos estonte dum la okazontaj seminarioj. La ĉeesto de Vlad’ka tra kluboj en Benino pliallogis la beninanojn al la movado. Dum la instruado, Vlad’ka kolektis plurajn petojn, kiuj rilatas al lernomaterialoj precipe al vortareto. Nia deziro estas havigi tiajn materialojn al kluboj.
La 19an de aŭgusto, la klubanoj adiaŭis Vladka en la kursejo tuj post la fino de la kurso. Tio okazis en la domo de s-ino Johnson HÉLEINE. Ĉeestis ĉ. 15 e-istoj inkluzive Francis AGBENOU. Dum la tuta restado en Benino, Vlad’ka sentis sin familie pro la etoso kaj la akcepto ĉe diversaj klubanoj en Lokossa. Malfacile la disiĝo okazis inter la esperantistoj post la adiaŭo (la uzado de tiu vorto ne taŭgas al afrikanoj precipe al beninanoj).
IPR 08/420
— pàgina 21 del PDF —
La 20an, François HOUNSOUNOU kondukis Vlad’ka al Togolando por daŭrigi la instruadon tie. Notindas, ke ankaŭ du aliaj esperantistoj vizitis la urbon Lokossa pere de François HOUNSOUNOU. Temas pri Marko MENICHETTI (konatulo de François H en Italio) kaj Jacqueline POUX. Ili respektive restis en Lokossa du tagojn kaj unu semajnon. Pro la premo de la profesia klerigado pri instruado de François H, tiu lasta petis la helpon de Gladstone GAMEFIO gvidi ilin en Lokossa kaj en ĉirkaŭaĵo. Ĉe la retkafejo, Marko instruis al François kiumaniere alŝuti fotojn al la paĝo kaj Vlad’ka kompletigis la instruadon de Marko pri la maniero retrovi perditajn mesaĝojn en diskutlisto.
Pri finnlandaj lernejoj kaj PISA de Raita PYHÄLÄ, magistro, emerita lingvoinstruistino La rezultoj de finnaj lernejanoj laŭ PISA1-enketado estas bonegaj. El pluraj landoj jam venis vizitantoj por vidi, kiel funkcias la edukado en finnaj lernejoj2. Jen kelkaj avantaĝoj de la finnlanda sistemo: – Preskaŭ ĉiuj finnlandaj instruistoj estas universitate diplomitaj. Ili ne nur bone konas sian fakon sed ankaŭ pedagogion. – Ĉiuj infanoj havas la samajn eblojn edukiĝi. Apenaŭ ekzistas multekostaj (privataj) lernejoj, kie studu la „elito”. Male, ĉiuj 7-15-jaruloj profitas de la deviga senpaga altnivela instruado, knabinoj kaj knaboj kune. Ĉiuj lerniloj estas senpagaj. Uniformon neniu lernejo havas. – Vizitoj al dentisto kaj kuracisto estas senpagaj, devigaj. Same la veturado al lernejo, se la distanco estas pli ol 3 km-oj. Lerneja varma tagmanĝo estas senpaga. Kuiristoj faras sian eblon por kuiri salubre per la rimedoj donitaj al ili. Multaj lernejoj forigis vendomaŝinojn de bombonoj, dolĉaĵoj kaj nesalubraj manĝetaĵoj kaj trinkaĵoj. – Ankaŭ 16-18-jaruloj profitas de senpagaj instruado, tagmanĝo, kuracaj servoj; ili pagas nur siajn lernilojn kaj kelkfoje la veturadon al la lernejo. 1
Programme for International Student Assessment (programo por internacia takso de lernantoj) 2 La bonaj rezultoj en PISA logas ĉ. 2000 edukistojn jare por konatiĝi kun la finna lerneja sistemo. Por kontentigi ilin la registaro elektis 17 lernejojn el 80, kiuj sciigis, ke ili ŝatus akcepti vizitantojn.
IPR 08/421
— pàgina 22 del PDF —
– En la lernejoj elekteblas tiel nomataj apog-lernantoj, kiuj helpas siajn samlernejanojn, se okazas ĉikanado, maljustaĵo aŭ alia forigenda malbonaĵo aŭ konflikto. Se okazas malfacilaĵoj hejme aŭ lerneje, la lernantoj povas peti helpon de lerneja flegistino kaj kelkloke de lerneja kuratoro, psikologo aŭ alia specialisto. (Pro manko de monrimedoj tio ne ĉiam vere eblas.) – La finna lingvo estas fonetika kaj ebligas al infanoj rapide lerni legi kaj skribi. Apenaŭ troveblas analfabetoj kaj disleksio. Por infanoj, kiuj havas parolmalfacilaĵojn (plej ofte pro la sonoj r kaj s) aŭ simptomojn pri disleksio, oni havigas specialistan helpon jam antaŭ la lerneja aĝo. – Dum la unuaj lernojaroj infanoj ne havas notojn (ĉe ni ciferoj de 4 ĝis 10) en siaj atestiloj, kaj la noto 4, kiu montras kompletan malsukceson, ne trapason, estas preskaŭ nekonata en la deviga lernejo. – Kvankam la instruado pri fremdaj lingvoj nun jam bedaŭrinde malpliiĝas, infanoj aŭdas fremdajn lingvojn en la televido. Eksterlandaj filmoj havas subtitolojn en la finna, oni ne anstataŭigas la originalajn parolojn per finnaj. Plie, familioj ofte abonas gazetojn kaj tiel oni facile povas legi novaĵojn kaj artikolojn pri la tuta mondo. La lingvaĵo de la gazetoj estas komprenebla al ĉiuj, ĉar la finna lingvo antaŭlonge evoluigis proprajn vortojn anstataŭ prunti fremdajn. (Nun la angla emas nuligi tiun evoluon.) – En la plejparto de la lernejoj la rilatoj inter la lernantoj kaj geinstruistoj estas amikaj kaj neformalaj. (Lernantoj ciumas plenkreskulojn.) Gruplaboro estas favorata. Leĝo malpermesas korpan punadon; se instruisto atakas lernanton, li/ŝi riskas esti maldungita. Malgraŭ la supraj avantaĝoj kaj la bonegaj rezultoj en PISA, ne ĉiuj finnaj lernantoj sentas sin kontentaj kaj multajn 16-19-jarulojn atakas deprimiĝo. Kelkaj plendas, ke ili havas tro da hejmtaskoj kaj, ke al ili mankas libertempo. Multaj lernantoj pezas tro multe kaj lernejaj sportohoroj (po 2 ĉiusemajne) ne sufiĉas por la sano. Onidire gefiloj de bone edukitaj familioj pli facile sukcesas ol tiuj de laboristoj kaj terkulturistoj. Ĉiuj scias, ke post la abiturienta ekzameno ne estos facile eniri universitaton aŭ alian studejon kaj, ke post la universitato aŭ metilernejo ne estos facile dungiĝi. Precipe kampare kaj en la Nordo malfacilos trovi laboron en sia naskiĝregiono. Idealan lernejon oni neniam realigos, sed ni atentu kaj estu pretaj por ŝanĝi kaj ŝanĝiĝi.
IPR 08/422
— pàgina 23 del PDF —
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Kun la gvido de s-ro WEI Shan funkcias E-kurso en Baiyangshu-strata elementa lernejo en la urbo Taiyuan (Shanxi-provinco). Temas pri la unua elementa lernejo, kiu havas oficialan E-kurson. Ĉ. 120 lernantoj (1-3klasaj) lernas E-on. La kursanoj volas ekhavi rilatojn kun aliaj lernejoj. Por ricevi kontaktadresojn skribu al LEE Jung-kee: <esperanto@saluton.net>.
Germanio Klerigado de instruistoj en nova formo Komence de oktobro AGEI, Landa Sekcio de ILEI kun Germana ECentro/Interkultura Centro Herzberg jam la 4-an fojon organizis renkontiĝon por E-instruantoj kaj instruontoj. Temas pri faka klerigado, pluklerigado, spertinterŝanĝo de spertaj kaj malpli spertaj gekolegoj, interesiĝantoj pri E-instruado. La specialaĵo de la nuna Torpedo estis nova eksperimento: paralele okazigi lingvokurson por komencantoj kaj metodikan seminarion por instruemuloj. Zlatko TIŠLJAR gvidis plursesian tritagan kurson kaj demonstris la Zagreban metodon per observataj lecionoj kun aŭtentikaj komencantoj el Herzberg kaj la sud-Harza regiono. La observantoj povis ricevi de sperta fakulo el unua mano la teknikon gvidi kurson por komencantoj kaj povis analizi, priparoli la observitan lecionon kun la kursgvidanto, diskuti, konsenti aŭ malkonsenti. Kaj la lingvokurso kaj aliaj eventoj de Torpedo estis filmitaj, ili aldoniĝos al aliaj metodikaj filmoj, fakprelegoj, registritaj lernejaj kursoj, kaj certe bone servos la pluklerigadon de estontaj partoprenantoj. Jen mallonga raporto de Stefan MACGILL: Se oktobreko ekis, torpeda sezon’ esta’. Efektive, okazis Torpedo-4 en la Eurbo Herzberg, por arigi instruistojn germanajn kaj alilandajn. En la tritaga programo oni gvidis plursesiajn kursojn – Zlatko TIŠLJAR, kiu demonstris la Zagreban metodon per observataj lecionoj kun aŭtentikaj komencantoj (nun –intoj!) varbitaj el la sud-Harza regiono por la okazo, – Stefan MACGILL pri rolludado (kun elstaraj realigoj de du rolludoj verkitaj kaj organizitaj de la kursanoj mem),
IPR 08/423
— pàgina 24 del PDF —
– Sabine TRENNER pri la Cseh-metodo kaj la organizado de kursoj kaj ludoj sen lernolibro, kaj – d-ro Rudolf FISCHER, kiu gvidis pritaksan sesion pri la konformeco de germanaj lernolibroj al la postuloj de la novaj Eŭropaj ekzamenaj normoj (Komuna Eŭropa Referenckadro – KER). Pliajn unuopajn erojn prizorgis: – Claude TRESORIER (kunlaboro inter E-centroj) – Petro ZILVAR (movadaj informoj, evoluoj en la Esperanto-urbo) kaj – Zsófia KÓRÓDY (lernejaj projektoj: instruado en bazlernejoj, mezlernejoj, Comenius-projekto kun Springboard-eksperimento) La partoprenintoj ĝuis gvidatan viziton al la urba kastelo kun traduko al Esperanto, des pli aprezata de partoprenintoj el Germanio, Pollando, Italio, Nederlando, Korea Respubliko, Kroatio kaj Hungario. Atento nun turniĝas al preparoj por la unua (kvin-jara) jubilea Torpedo, okazonta en sekva oktobro, kvin monatojn post la Germana kaj Eŭropa Kongresoj, kiuj kombinite okazos en Herzberg en Pentekosto, 2009. (http://gek-eek.esperanto-urbo.de) Se vi nun maltrafis tiun klerigeblon, bv. atenti: en 2008 kaj 2009 sekvos denove serio de trejnkursoj, studsesioj en Herzberg, Germanio. Kune kun fakprelegoj kaj seminarioj pri literaturo, historio, movadaj konoj, varbadoinformado, la kursanoj ricevas abundan materialon por fariĝi vera fakulo. Inter 12-14 de decembro okazos la sekva studsesio. Temos pri la novaj KER-ekzamenoj kaj ĉefe pri literaturo (Lena KARPUNINA, Gerd BUSSING, Peter ZILVAR) kun speciala kultura programo dum la tradicia Zamenhoffesto. Bonvenon! Zsófia KÓRÓDY prezidanto de AGEI, Landa Sekcio de ILEI
Hungario En la urbo Miskolc, en la bazlernejo Komlóstetıi s-ino Ilona FEDOR instruas E-on jam ekde pli ol dudek jaroj. En tiu ĉi lernojaro ŝi havas entute 30 gelernantojn, 6 dekdu-jarajn, 14 ok-jarajn kaj 10 naŭ-jarajn. Ili gajnis subtenon en la Comenius-projekto pri «Kunlaboro inter lernejoj», kio signifas, ke ili kunlaboros kun angla elementa lernejo de Bar Hill (apud Cambridge) kaj la germana bazlernejo „Nicolai” en Herzberg. La ĉefa temo de tiu dujara projekto estas E-o. Ili uzas komunan lernmaterialon, kiun prilaboris la anglaj kolegoj kadre de „Springboard” („Saltotabulo al
IPR 08/424
— pàgina 25 del PDF —
lingvoj”). Estas planitaj tri vizitoj en la projekto: Unue, en aprilo 2009 ili vizitos la anglan partneron kune kun la germanoj, en oktobro de 2009 ili renkontiĝos en Miskolc kaj poste ili veturos al Germanio.
Italio La 2-an de oktobro 2008 en Florenco estis organizita kunveno de ANILS (Nacia Asocio de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj) pri la temo: La tergloba socio, kiel forĝi la lingvoinstruistojn por postsekvi la tempojn. Dum la kunveno prelegis ankaŭ Leonardo PAMPALONI (instruisto de bazlernejo en Prato) sub la titolo: E-o, lingvo por la tergloba socio. Li parolis pri lingva demokratio, pri E-kurso por ĝisdatigi la instruistojn, fine pri tri aktualaĵoj: la oficiala prezentado de la Nacia Biblioteko de E-o en Massa (la 25-an de oktobro), la kunveno pri Internacia Jaro de la Lingvoj en Florenco (la 25-an de novembro) kaj la lerneja projekto pri fremdaj vortoj en la itala lingvo, planita de la asocio “Allarme lingua” (Alarmo por lingvoj), aprobita de UNESKO kaj subtenata de la itala sekcio de ILEI. Gratulojn al li! – NdlR
IPR 08/425
— pàgina 26 del PDF —
Ukrainio “Interagado de etnaj kaj planitaj lingvoj en la kunteksto de la eǔropa integriĝo” estis la temo de internacia scienca konferenco, kiu okazis 10-12 de aprilo 2008 en la Volinia nacia universitato Lesja Ukrainka kaj ĝi estis dediĉita al la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. […] La unuan fojon en Ukrainio en universitata scienca konferenco je internacia nivelo funkciis speciala sekcio, dediĉita al E-o, kies laborlingvo estis E-o. La sekcion gvidis O. KERZIOUK, sekretariis T. POPOVA. Komence la ĉeestantoj rememoris la forpasintan С. PIRON kaj prezentis lian intervjuon „Kaj vi? Kion vi opinias pri la lingvoj en Eŭropo?”, kiun li sendis por la konferenco. Krome, estis prezentita la prelego de R. CORSETTI „Nova modelo por instrui fremdajn lingvojn al junaj eŭropaj lernantoj: la modelo „Format” kaj ĝia enhavo”. Elpaŝis N. DANILJUK pri la vorto Esperanto kaj aliaj derivitaj vortoj en la ukrainaj vortaroj, S. POGORELAJA kaj A. SHLAĤOVA pri metodikaj aspektoj de E-instruado, N. VOLOŜIN pri novaj eldonaĵoj de ukraina literaturo en E-tradukoj. Krome, ĉeestis esperantistoj M. JASKOT, E. KOVTONJUK, V. T ARANJUK, I. HALAJĈUK. La partoprenantoj akceptis rezolucion, en kiu oni substrekis la gravecon kaj altan nivelon de la prelegoj pri E-o, neceson de specialaj sciencaj esploroj pri la E-movado, lingvaj kvalitoj de E-o, ĝiaj eblecoj kiel laborlingvo dum internaciaj konferencoj. Oni proponis uzi la resumojn de la artikoloj en E-o. Ĉiuj ĝustatempe senditaj artikoloj aperis en la speciala numero de la scienca revuo de la Volinia nacia universitato, plene dediĉita al la konferenco en la ukraina, la rusa, la itala lingvoj kaj E-o kun la resumoj en la angla. […] Nina DANILJUK, docento de Volinia nacia universitato, sekciestro de ILEI-UA
IPR 08/426
— pàgina 27 del PDF —
Vjetnamio Laŭ interkonsento inter Vjetnama E-Asocio kaj s-ro Przemek GRYBOWSKI (mallonge kaj esperante Pŝemo), instruisto ĉe Pedagogia Universitato en Bydgoszcz, Pollando, okazis somera E-kursaro. Pŝemo akceptis instrui senpage. La nombro de partoprenantoj atingis 59. La totala nombro de kunvenoj estis 26. La kursaro okazis ĉe 4 malsamaj lokoj por diversnivelaj kaj diversaĝaj (de 11- ĝis 80-jaraj) kursanoj. Neniam kursaro en Vjetnamio allogis tiom multe da lernantoj, okazis en tiom da lokoj, kun tiom da malsamaj niveloj kaj aĝgrupoj. Jen vere imitinda ekzemplo! informis: Renato CORSETTI, <renato.corsetti@esperanto. org>
Ĉu defetismo, aǔ io alia? Reago de Johano PETIK (Hungario) La artikolo de Georges-Henri CLOPEAU en la n-ro 2008/1 (p. 15-18) kaŭzis kelke da surprizo, eĉ konsterniĝo al mi, konsciigante, ke defetismo (aŭ alia io movade malarma) hegemoniiĝis ne nur en la praktika, ĉiutaga „vivo” de E-ujo, sed eĉ en la strategia konceptado de niaj s-anoj emaj okupiĝi pri tiaĵoj. S-ano CLOPEAU ŝajnas voli ne malpli, ol lesivi, redukti nian tradician celaron, atribuante al E-o la solan, nuran destinon esti objekto de lerneja instruado (surbaze de ĝiaj propedeŭtikaj avantaĝoj), fine de ĉio tio, ke kiel tia, ĝi servu ekskluzive por la instruado de etnaj lingvoj fremdaj. La aŭtoro ŝajnas forgesinta tiajn „bagatelajn” celojn, kiel „E-o fariĝu la helplingvo de la mondo aŭ almenaŭ de tiaj ŝtataroj, kia estas Eŭropa Unio (aŭ almenaŭ unu el tiuj lingvoj)”, aŭ „ĝi servu kiel rimedo kontraŭ lingva ŝovinismo, aŭ privilegioj sur lingvaj bazoj”, se ne paroli pri avantaĝoj ligitaj al la „interna ideo”. Ĉu li tion ne scias, ke nia lingvo fariĝas pli kaj pli riĉa je fakterminoj sur pli kaj pli multe da terenoj de sciencoj kaj de la praktika, ĉiutaga vivo kaj tiel pli kaj pli konkuriva ano de la familio de lingvoj? La propedeŭtikaj valoroj kaj la rolo de E-o en la gardado de „malgrandaj” lingvoj, kontraŭ eklipsiĝo, pereo, de lingva bunteco de EU aŭ de la mondo ne forestis ankaŭ en la tradicia celaro de nia movado, sed tie ili ludis rolon nur sekundaran. Emfazante nur tiujn sekundarajn celojn s-ano CLOPEAU sugestas, kvazaŭ E-o estas maltaŭga je pliaj funkcioj, ol kiom de „propedeŭtikaj lingvoj” (tia rigardeblis iam la latina) estas atendebla.
IPR 08/427
— pàgina 28 del PDF —
La menciado de la propedeŭtika valoro de E-o komence de la artikolo anticipigis multe pli ol kiom disvolviĝis en la ceteraj. La ĝenerala instruigo de E-o en lernejoj kiel la unua fremda lingvo prezentus kvazaŭ saltotabulon (aldone nemalhaveblan) por la sekvantaj ŝtupoj de niaj klopodoj kun la fina celo igi E-on la internacia helplingvo (komence de EU, poste de la tuta homaro). Tiu atingaĵo havus nekompareblan gravecon en la disvolvo de nia afero, por kiu persiste lukti estas unu el niaj plej gravaj taskoj. Tiu ĉi tasko estas ne ordinara, nek facila. S-ano CLOPEAU tamen, anstataŭ skizi, kiel atingi ĝin aŭ kion fari post tiu atingaĵo, kontentiĝas je ĝi. Nia s-ano ne dorlotas nin per klarigoj, argumentoj aŭ ekskuzoj pri la kaŭzoj de siaj iom (se milde paroli) defetismaj ideoj. Tiel en mi luktis 2 klarigoj inter si pri la kaŭzo. La unua estas, ke ankaŭ li (ano de nacio kaj lingvo kun granda „potenco”) volas tion saman, kion li mem en la artikolo esprimis jene: „Tiel, la plej potencaj ŝtatoj de Eŭropo esperas savi sian propran lingvon.” La dua estas, ke li, verŝajne spertoriĉa e-isto, bone konas nian movadon. Li do bone scias ankaŭ, ke ĉio, kion li aŭ aliaj diras pri nia celoj k.s., estas nura babilado, ĉar niaj movadanoj estas plie aro da individuoj, obstine kroĉiĝantaj al persona libereco, ol tiu da personoj, emaj subordigi sian volon al la volo de la kolektivo, pro kio oni povas nenion gravan atendi de tiu „kolektivo”. La demando estas nur, ĉu ni paciĝu kun ĉi tiu defetismo (aŭ insida kontraŭ-E-ismo). *** Nia kolektivo produktadas neortodoksajn lingvaĵojn, kiuj ne ĉiam obeas la minimuman normon necesan por meriti la kvalifikon «internacie bona», sed tamen evidente varbas adeptojn. Mikspoto el ili sekvas kun korektoproponoj:
Misfrazoj rubriko de Rob MOERBEEK (Nederlando) 1. Reveninte hejme, frapis nin, ke mankis la horloĝegon. 2. Li pensis, ke siaj kobajoj manĝis tro da ĝiaj branoj. 3. Ĉu ne estis riska kiam ni verkas pli, ke unu eraroj po unu frazon? 4. Kion ajn li asertu esti, li ne devu konduti sin tiom fremda. 5. Post tri jara geedziĝo ili komenciĝis sin enui manĝinte ĉiam la sama menueto.
IPR 08/428
— pàgina 29 del PDF —
6. Sur la departamento de fiskalaj aferoj ne tro efektive laboris rifuĝantoj el Norvego kaj aliaj Eŭropeanoj kiel ukrainanojn, turkmenistananojn ktp. 7. La venontan tago, post pli ol 20 horojn ni devis iri por preni novajn personecaj identiloj. 8. Pluvo kaj vento rezultis en malsanon. 9. Ne la una fojo estis ŝi forgesinte ŝiaj gantoj de arto silko. 10. Sufiĉas la erarojn, ni ĉesu laboro por nia amuzemento. 11. Ĉar ni ĵus atingis la fin’. Solvoproponoj: 1: Kiam ni revenis hejmen, frapis ni(an atento)n, ke mankas la horloĝo. 2. Li supozis, ke liaj kobajoj manĝas tro el siaj branoj. 3. Ĉu ne estas/estus riske, se ni skribas/us pli ol po unu eraron en frazo? Aŭ: pli ol unu eraron en ĉiu frazo? 4. Kio ajn li estas, laŭ sia aserto, li ne kondutu tiel (tiom) strange. 5. Post tri-jara geedzeco ili komencis enui, manĝante ĉiam la saman menu(aĉ)on. 6. En la departemento de fiskaj aferoj ne tre efike laboris rifuĝintoj el Norvegio, aliaj eŭropanoj kiel ukrainoj, kaj turkmenoj. 7. La sekv(int)an (aŭ: postan) tagon, post pli ol 20 horoj, ni devis irpreni (aŭ veni preni) novajn identigilojn. 8. Pluvo kaj vento rezultigis malsanon. Aŭ: El pluvo kaj vento rezultis malsano. 9. Ne la unuan fojon ŝi forgesis (estis forgesinta) siajn gantojn el arta (sinteza) silko. 10. Sufiĉas la eraroj, ni ĉesu labori (ĉesigu la laboron) por nia amuzo. 11. Ĉar ni ĵus atingis (ĝuste nun atingas) la finon.
Por via notlibro Alvoko por kontribui al la SZERDAHELYI-memorlibro La 85-jara datreveno de la naskiĝo de István SZERDAHELYI okazos en 2009. Estas planata memorlibro, al kiu ĉiuj liaj gestudentoj kaj gekolegoj en vasta senco estas bonvenaj kontribui per artikolo aŭ rememoroj. La celo estas prezenti la ĉeeston de liaj ideoj, lian influon inter siaj gestudentoj,
IPR 08/429
— pàgina 30 del PDF —
gekolegoj aŭ simple esprimi la estimon, kiun ni havas por lia grandega laboro en la tereno de esperantologio kaj interlingvistiko. Bv kontakti la redaktanton: Ilona KOUTNY, <ikoutny@amu.edu.pl>.
Juna amiko kaj OKR3 en Vilno Fine de majo 2008 ILEI reprezentiĝis en la multe raportita konferenco de E-ĵurnalistoj de Vilno. En unu prezentaĵo la JA-redaktoro Stefan MACGILL skizis la sorton de presitaj revuoj en komputika aĝo, en kiu ĉiam pli da personoj ĉerpas siajn legaĵojn kaj amuzon el la reto. Alia kontribuaĵo okazis per lumbilda prezento de la revuo, pri ĝiaj historio, aspekto, principoj kaj estontaj planoj (legu aliloke!). La konferencaj kondiĉoj estis aparte favoraj, kaj inkluzivis eldonadon de ĉiutaga kolore presita bulteno La fera lupo. La ILEI-reprezentanto, portante alian ĉapelon, informis per tiu bulteno pri novaĵo en la programo OmniPage, kiu delonge plenumas optikan karaktro-rekonon por E-o, sed nun unuafoje (ekde versio 16.1) kun la subteno de Esperanta vortaro disponigita de s-ro Toon WITKAM el Nederlando. Kiu posedas OmniPage (version 14 aŭ pli) povas peti senpage la vortaran dosieron de <stefan.macgill@nuance.com>. Pro la konferenco relanĉiĝis la ĵurnalista faka asocio TEĴA. Konsiderante la tri prioritatojn de UEA – informado, edukado, uzado, estas celinde, ke TEĴA plenumu signifan parton de la informa kampo ĉe UEA, ILEI (re)prenu tiun rolon por edukado, dum por akceli la uzadon ĉiu faka asocio havas respondecon. SMG
Juna amiko en 2009 – ŝanĝoj kaj senŝanĝoj! Unue la senŝanĝo, ĉar tie kuŝas bona novaĵo. La estraro de ILEI kuraĝe decidis ne altigi la tarifojn ankoraŭ unu jaron. Do, vi pagos same, la revuo same aperos trifoje jare, kun 52 paĝoj ĉiunumere. La retpaĝo ĉe <lernu.net> restas, kaj daŭre kreskas. Do en kio kuŝas la ŝanĝo, kaj ĉu tio heroldas nebonan novaĵon? Kontraŭe, ni fidas ke la ŝanĝo portas bonaĵon. Ĝi koncernas ĉefe la enhavon de la komencaj paĝoj de la revuo. La aludita decido konservi la tarifojn estas kuraĝa, ĉar la revuo en la lastaj du jaroj eniris deficiton. Por doni al ĝi sekuran estontecon ni devos altigi la legantaron de la nuna 550 3
optika karaktro-rekono
IPR 08/430
— pàgina 31 del PDF —
ĝis 700, por kio potencialo certe ekzistas. Necesas ĉefe pli da varbaj kaj prizorgaj fortoj, duarange necesas repripensi la enhavon – niaj fidelaj legantoj laŭ niaj esploroj kaj supozoj estas kontentaj, sed ni devas strebi kontentigi novajn legantojn; tiujn kiujn ni volus atingi, konvinki kaj konstantigi en nia rondo. Ĉefe temas pri novaj lernantoj, el kiuj multaj trovas la lingvon en la reto kaj ne havas multajn vivajn kontaktojn kun parolantoj. La nunaj legantoj supozeble trafoliumas la tutan revuon ĉar ili jam havas tiun kutimon, kaj trovos aferojn kiuj plaĉas. Novaj potencialaj legantoj foliumos kun malpli da sindediĉo – ofte ili juĝos la revuon pere de la unuaj kelkaj paĝoj. Sekve tiuj paĝoj devas havi la plej universalan allogon, ankaŭ por junuloj kaj komencantoj, kiuj havas minimumajn aŭ nulajn sciojn aŭ intereson pri la movado, ĝia historio, literaturo kaj organizaĵoj. Por ili Esperanto estas precipe nova – espereble fascina – lingvo, kies eblojn kaj lerneblon ili volas eltesti. Espereble, se restas ilia scivolemo kaj provemo, ili iam maturiĝos ĝis la stadio, ke ZAMENHOF, BAGHY kaj centjariĝo de UEA kaj similaĵoj ekinteresos ilin. Juna amiko, kiel niaj aliaj lerniloj, ja havas validan taskon prezenti tiajn temojn – en kiel eble plej digestebla formo. Sed plenigo de komencaj paĝoj per tiaj temoj portas riskon fortimigi potencialajn legantojn, kiujn ni bezonas por vivtenigi nian revuon. Do, la sekvaj principoj regos la enhavon de la komenca deko da paĝoj: • La eroj estu mallongaj kaj de ĝenerala intereso al legantoj ĉiuaĝaj. • Ili aperu en moderna litertipo kun grandaj literoj, kun abunda ilustrado. • La vort-trezoro restu kiel eble plej ene de la 1500-radika bazo de la revuo. • La eroj invitu al partopreno kaj aktivigo de la legantoj. Tiuj paĝoj inkluzivos novstilan enkondukon kaj enhav-tabelon. Post tiu deko da ‘universalaj’ paĝoj, sekvos la rubriko por etuloj 6- ĝis 10jaraj (LUME), poste tiu por la 11- ĝis 14-aĝaj (LUDE, kiun plue redaktos Mónika MOLNÁR), kaj la rubriko LASTE (por homoj ajnaĝaj) kompletigos la revuon. La redakcia teamo restos sama, sed ekde nun la du redaktoroj ekdividos la paĝojn egalece: Stefan prizorgos paĝojn 3 ĝis 27 kaj Géza de 28 ĝis 50, plus la kovrilojn. Sekve la pli movadaj eroj (literaturo, historio, argumentado por la lingvo, verdaj paĝoj ks.) aperos en la dua parto de la revuo. Vi povos legi pli da detaloj pri niaj planoj en niaj retpaĝoj: (en la biblioteko de lernu.net, ĉe <www.junaamiko.inf.hu\> aŭ ĉe Ipernity
IPR 08/431
— pàgina 32 del PDF —
http://www.ipernity.com/home/47248. Ni bonvenigas viajn reagojn pri la planoj, kaj poste pri ilia realigo. La revuo urĝe bezonas vian subtenon. Bonvolu aboni ĝin frue por 2009 kaj instigu aliajn: precipe, bonvolu zorgi ke en via lando ĉiu E-familio mendu ĝin, kaj ke grup-gvidantoj, klubestroj aŭ instruistoj kun E-klaso prenu grupan abonon, por kiu ni donas 1 ekz. Ekde 3 signifan rabaton! Perantoj en trideko da landoj Tarifo 1 € 14 po € 11 akceptos viajn abonojn, aŭ anoncu vin al la Tarifo 2 € 9 po € 7 kasisto de ILEI aŭ al <stefan.macgill@gmail.com>.
Libroj de ILEI kun rabato de 10% ĝis Zamenhof-tago La libroservo de ILEI proponas la sekvajn verkojn. Pro la senduba jarfina afranko-altigo, kaj la eblo sendi librojn pli avantaĝe kun la tria numero de Juna amiko, ni anoncas rabaton de 10% je ĉiuj mendoj ricevitaj ĝis 15 decembro 2008. Sube aperas la senrabataj prezoj. Mendu rete ĉe <stefan.macgill@gmail.com>. Ni kunsendos fakturon kun plenaj paginformoj: al la ILEI-Kasisto aŭ la ILEI-konto ilek-a ĉe UEA. Okulo: Ilustrita lernileto kiu per 40 paĝoj prezentas la komencon de Esperanto al infanoj inter 6- kaj 10-jaraĝaj. Multaj dialogoj gvidas al rapida parol-kapablo – pli ol 40 verboj en klaraj, praktikaj kuntekstoj. € 4,50. Okulo – Gvidilo: Helpilo por instruistoj uzantaj la supran libron. Resumo pri ĉiu paĝo: enkondukendaj vortoj, modelaj frazoj, gramatikaĵo, komunika kapablo, konsiloj por uzo. Plie ĝi prezentas fotokopieblajn tasko-foliojn. € 4,50. Tendaraj tagoj 2: Konvena daŭrigo post Okulo. Liveras instigan cellingvan lernilon por post-komencanta kurso. Tendaranoj kantas, kanotas, vizitas besto-ĝardenon, sportas kaj verkas mirindan rakonton pri la Espiono 005. Librofine aperas rolludo kaj kunlaboriga ludo bazita sur 005, lia kamelo kaj Volapukastelo. € 6,90. Tendaraj tagoj 3: Lernilo por progresiga kurso, konvena por ĉiuaĝaj studantoj. Detala resumo pri –ig- kaj –iĝ- kaj participoj. Praktike kovras ĉiun gramatikaĵon necesan por regi E-on. Pli da aventuroj kun la tendaranoj kaj kun la spiono 005. € 6,90.
IPR 08/432
— pàgina 33 del PDF —
Fantaziaĵoj kaj kantoj por infanoj: Verko de la karmemora Jon Rømmesmo el Norvegio. Kun ilustraĵoj kaj muziknotoj por multaj el la eroj. 98 grandformataj paĝoj. € 3,60. La prezoj ĉe ILEI inkluzivas la sendokostojn. Triona rabato ekde 3 ekz. de ajnaj supraj verkoj, aldone al la 10%. La verkoj estas ankaŭ mendeblaj iam ajn de la libroservo de UEA, sen tiu dumtempa rabato, laŭ ties kondiĉoj (sendokostoj pluse pagendaj, triona rabato valida nur ĉe unuopa verko).
Estrarkunsido en Krakovo La Estraro de ILEI kunvenis en la urbo Krakovo (Pollando) inter la 23-a kaj la 26-a de oktobro 2008. La okazigo de kunsido tie celis, interalie, la konatiĝon kun la lokaj organizantoj de la sekvajara ILEI-Konferenco, finesploradon pri la kondiĉoj por loĝado, kunvenoj, ekskursoj ktp. Surbaze de tiaj informoj estis finkompilitaj la 1-a informilo kaj aliĝilo por la sekvajara konferenco. Grava parto de la restado de la Estraro celis ankaŭ la traktadon de administraj kaj organizaj aspektoj de la organizo. Konstatinte la ekonomian bonfarton kaj stabilan staton de ILEI, la Estraro adoptis diversajn decidojn. Unu el ili estis la akcepto de Kubo kiel lando, kie efektiviĝu la Konferenco en la jaro 2010. Plie, la Estraro traktis diversajn temojn, kiel la sekvojn de la Konferenco en Portonovo. Kiel daŭrigo de la laboro de ILEI en Afriko, kune kun la respondeculoj de la Afrika Komisiono estas nun planata la okazigo de trejnseminario en Kinshasa en la jaro 2009. ILEI disponigos lernolibrojn el propra eldono al E-grupoj en afrikaj landoj. La estraro lanĉos perpoŝtan voĉdonadon de la komitato, ĉar la ĉi-jaraj kunsidoj de la komitato en Benino ne estis kvorumaj kaj, sekve, ne decidorajtaj. Plurfoje estis mencioj al la kunlaborebloj kun lernu.net, kio kristaliĝos en la formo de diversaj projektoj en la daŭro de la sekvaj monatoj. Estis priparolo kun la UEA-reprezentanto pri la ebloj akordigi kaj komplementigi la temojn de la ILEI-Konferenco kaj de la Universala Kongreso ekde la venonta jaro. Kun la TEJO-Observanto estis traktita plano por la plua okazigo de seminarioj de ‘Flugiloj de Malfacila Vento’ kadre de TEJO-aranĝoj kaj pri tio plue zorgos Radojica PETROVIĆ kaj Sjoerd BOSGA kaj tiusencan kunlaboron ili kunordigos. Estis aprobita la
IPR 08/433
— pàgina 34 del PDF —
lanĉo de oferto de la ILEILibroservo, pri kiu vi jam legis en la nuna numero.
Surfote: S-ro Stanisław KUC, teknika direktoro de WSZiB (sidanta) kun sia kunlaborantino Agnieszka KOŚCIELNICKA (staranta malantaŭe) montras perkomputile la konferencejajn instalaĵojn al la konferenca teamo de ILEI (de maldesktre): Aida ČIŽIKAITö (estrarano pri konferencoj), Maria MAJERCZAK (konsilanto) kaj Małgosia KOMARNICKA (prezidanto de la Loka Organiza Komitato). Informis: Atilio ORELLANA ROJAS, ILEI-Sekretario
ILEI konferencos en Krakovo! Post la sukcesa konferenco en Portonovo, Benino, por 2009 ILEI invitas vin al konferenco en Pollando! Je nur kelkaj horoj en trajno disde la UK-urbo 2009, la iama pola ĉefurbo allogas per unika historia medio pro kiu ĝi listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko. Jam en 1364 ĝi iĝis universitata urbo, tradicio kiu daŭras ĝis nun – Krakovo havas ne malpli ol 23 altlernejojn kaj univesitatojn! Etoso de studenta urbo kuniĝas kun serioza universitata vivo de unu flanko, kaj multflanka turismo de la alia. La provinco Małopolska, kies ĉefurbo estas Krakovo, estas ne malpli varia kaj alloga – de la belega naturo kaj vintraj sportejoj de la montaro apud Zakopane ĝis lokoj kun profunda historia signifo. Tra ĝi fluas la rivero Vistulo, ĉe kies bordo oni trovas la faman kastelon Vavelo. Ankaŭ el movada vidpunkto Krakovo estas konata urbo. Eble ne nur ĉar tie estas la sidejo de nia pola sekcio kaj lernejo sub nia aŭspicio, sed ankaŭ pro tio ke ĝi gastigis la Universalajn Kongresojn de E-o en 1912 kaj 1931, la IPR 08/434
— pàgina 35 del PDF —
plej grandan Internacian Junularan Kongreson de TEJO, en 1987, kaj jam de 25 jaroj la aranĝon „Esperantaj Tagoj de Krakovo”, organizitan de la Krakova Societo E-o. En 2008 en Krakovo okazis la 16-a IMEK (Internacia Medicinista E-Kongreso).
La pedagogio de E-o antaŭ la defioj de interkultura komunikado 42-a ILEI-Konferenco, 17-25 julio 2009 – Krakovo La kongresa temo de UEA kaj la konferenca temo de ILEI por la jaro 2009 indikas multe da komuna enhavo kaj samcela orientiĝo, kvankam ili havas en siaj titoloj eĉ ne unu saman vorton krom la. La UK-tema slogano Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ sintezas en si aktualajn programajn akcentojn de Unesko kaj UN kun la idea esenco kaj praktika valoro de la verko de Zamenhof, omaĝe al lia 150-a naskiĝdatreveno. Dume ILEI koncentras sian atenton al la pedagogiaj aspektoj de la sama temkomplekso omaĝe al sia 60-jariĝo, al la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj al la Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009. La ILEI-konferenca temo La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado celas enfokusigi du komplementajn taskojn: edukadon al E-o kaj edukadon per E-o. Tio signifas pluvivigon de la E-komunumo per formado de novaj esperantistoj kaj edukadon al la kulturo de paco kaj senperforta solvado de konfliktoj. Tio signifas flegadon de la sentempaj Zamenhofaj idealoj kaj kreadon de fundamentaj ŝtonoj por la paca ponto inter la popoloj. Programo Krom la tema programo estas planataj: Inaŭguro, interkona manĝovespero, Nokto de la Lingvoj, unutaga simpozio laŭ la konferenca temo, komitatkunsidoj, estrarkunsidoj, seminario de lernu!, de E@I, de E-literaturo, de InterKulturo kaj por Cseh-instruistoj, kaj diversaj prelegoj de niaj kolegoj kaj invititaj gastoj. Pliaj informoj aperos en venontaj IPR-numeroj, la retpaĝaro de ILEI kaj en la dua informilo. Bonvolu anonci viajn proponojn por kontribui al la programo, ambaŭ por la tema kaj por la distra parto. Konferencejo La ĉefa konferencejo estas la La Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB) en Krakovo, ĉe la strato Armii Krajowej 8. Ĝi estas facile atingebla de la stacidomo aŭ urbocentro pere de rektaj tramoj kaj busoj, kaj disponigas al ni grandajn kaj luksajn salonojn. IPR 08/435
— pàgina 36 del PDF —
Ekskursoj La unua tuttaga ekskurso, marde, nin gvidos al Zakopane, la „vintra ĉefurbo” de Pollando. La programo de la ekskurso: montpromenado, veturado per kablofervojo, perkaleŝa promenveturo, torĉoj, montara muziko, varmiga vino, dancado kaj aliaj allogaĵoj. 45 € (inkl. de tag- kaj vespermanĝo). En la dua tuttaga ekskurso, ĵaŭde, ni unue konatiĝos kun Wadowice, la naskiĝvilaĝo de papo Johano Paŭlo la Dua kaj Kalwaria. Poste ni atingos Oświęcim (Auschwitz) la plej grandan naziisman koncentrejan komplekson, simbolon de la holokaŭsto. La tereno de tiu eksa koncentrejo nun servas kiel memoriga muzeo. Ni vidos dokumentan filmon, la muron de morto, gasĉambron kaj krematorion, punlaborejon. Ĝi apartenas al la UNESKO-listo de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. 45 € (inkl. de tag- kaj vespermanĝo). En la unua duontaga ekskurso, dimanĉe, ni estos gvidataj perpiede tra Krakovo: promenado laŭ la reĝa vojo, trarigardo de la Malnova Urbo (la barbakano, la preĝejo de Sankta Maria, la draphaloj, la urboplaco, la Collegium Maius, la domo de la papo Johano Paŭlo la Dua, la strato Kanonicza, la reĝa kastelo kaj la katedralo sur la monteto Vavelo. 5 €. La dua duontaga ekskurso, lunde, portos nin al salminejo Wieliczka. Ĝi situas proksime de Krakovo kaj estas unika loko, enskribita en la UNESKO-liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. Laŭ legendo, salon oni malkovris danke al Sankta Kinga, antaŭ jarcentoj. Multaj ĉambregoj, subteraj lagoj, preĝejoj, koncertejoj, bankedejoj, vendejoj, manĝejoj, eĉ sanigejo allogas turistojn de la tuta mondo. 19 €. En la tria duontaga ekskurso, merkrede, ni vizitos Niepołomice. Ĝi situas je 25 km sudoriente de Krakovo kaj havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn: reĝan kastelon, preĝejon kaj praarbaron. La historio de la urbo komenciĝis en la tempo de la formiĝo de la Pola Ŝtato. La grandioze rekonstruita kastelo iĝis la dua reĝa sidejo post Vavelo. 12 €. Loĝado Por loĝado dum la konferenco, ILEI trovis en Krakovo aparte bonajn kondiĉojn. Apud la ĉefa konferencejo, tuj je la alia flanko de la strato, estas du kunlaborantaj ejoj kiuj ofertas kaj studentoĉambrojn kaj hotelĉambrojn. En Za Kolumnami (strato Armii Krakowej 9) kaj najbara Krakowiak ni proponas 1-litan hotelĉambron kontraŭ 34 € kaj 2-litan
IPR 08/436
— pàgina 37 del PDF —
kontraŭ 25 € por persono. Ambaŭ estas grandaj hoteloj kun lifto. En la hotelaj ĉambroj estas fridujo, akvoboligilo, televidilo kaj senpaga retaliro. En Za Kolumnami ni proponas ankaŭ malpli kostajn studentajn ĉambrojn, same kun retaliro kaj fridujo. Ne estas kuirejo, sed eblas pruntepreni akvoboligilon. 1-lita studentoĉambro kostas 22 €, loko en 2-lita 16 €. Iom pli malmultekosta, sed je 2.7 km de la konferencejo (estas busoj kaj tramoj), estas hotelo śaczek (strato al. 3 Maja 5). Ankaŭ ĝi estas moderna hotelo, kun lifto. En hotelaj ĉambroj estas fridujo, akvoboligilo, televidilo kaj senpaga retaliro. Ni proponas 1-litan hotelĉambron kontraŭ 24 € kaj liton en 2-lita hotelĉambro kontraŭ 18 €. Aldone en śaczek estas 3litaj studentaj ĉambroj, kun duŝejoj kaj kuirejoj en koridoro. Ankaŭ tie estas senpaga retaliro. Loko en 3-lita studentoĉambro kostos 12 €. Tuj apud la hotelo śaczek troviĝas studenta hejmo Oleandry (strato Oleandry 4). En ĝi ni proponas lokojn en 3-4 litaj ĉambroj (9 €) aŭ 6-8 litaj ĉambroj (7 €). En ĝi estas nek lifto, nek retaliro, nek bantukoj. Eblas lui litotukojn kontraŭ 4 zlotoj por semajno aŭ kunporti proprajn. Estas kuirejo, necesejoj kaj duŝejoj en la koridoro. Proksime al śaczek kaj Oleandry troviĝas fama kaj luksa hotelo Cracovia (strato Al. F. Focha 1). Ni proponas 1-litan ĉambron kontraŭ 124 € aŭ lokon en 2-lita ĉambro kontraŭ 83 €. Vi povos (aparte mendende) matenmanĝi ĉu en la hotelo, ĉu kun aliaj konferencanoj en restoracio apud la konferencejo. Manĝado kaj bankedo Eblas mendi plenan pensionon por via tuta restado (matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo) kontraŭ 15 € tage (en tagoj kiam estos organizitaj malpli ol tri manĝoj: alventago, forirtago, ekskursa tago, tago kiam okazos bankedo) vi pagos rabatitan sumon proporcian al la kvanto de manĝoj. Manĝoj okazos konvene proksime al la konferencejo aŭ ejo kie okazos vespera programo. Dum tuttagaj ekskursoj tagmanĝo kaj vespermanĝo estas inkluzivitaj en la ekskursa prezo. Marde, se vi ne aliĝas al la ekskurso al Zakopane, vi tagmeze kaj vespere memzorgu! Kompreneble ankaŭ ĉi-jare ILEI organizos la tradician bankedon, merkrede, en etosplena restoracio en la centro de la urbo. Aliĝo al la bankedo kostos 30 € por A-landanoj, 17 € por B-landanoj. Alveno/foriro Krakovo estas facile atingebla per komfortaj naciaj kaj internaciaj trajnoj kaj busoj. Ankaŭ estas flughaveno (Krakovo-Balice, flughaveno IPR 08/437
— pàgina 38 del PDF —
„Johano Paŭlo la Dua”) kun multaj malmultekostaj flugoj. Ne malproksime estas ankaŭ la flughaveno de Katowice, kaj de la Varsovia flughaveno eblas atingi Krakovon per buso kaj trajno en 4-5 horoj. ILEI vin akceptos ekde la 17a de julio – unua manĝo estos la 17an de julio vespere. La lasta manĝo estos la matenmanĝo de la 25a de julio, post kiu ILEI proponas komunan vojaĝon al la UK de Esperanto, en Bjalistoko. En la dua informilo aperos informoj pri tio kiel atingi la hotelojn kaj konferencejon, pri enurbaj busoj, ktp. Ne hezitu kontakti nin se vi jam nun havas pliajn demandojn! Ĝenerale pri Krakovo kaj Pollando La averaĝa temperaturo en Krakovo en julio estas 23 celsiaj gradoj. Kunporti jaketon por la plej freŝaj noktoj konsilindas. La elektra tensio en Pollando estas 220 V, 50 Hz, kiel en preskaŭ la tuta Eŭropo. Ankaŭ la kontaktingoj estas la kutimaj eŭropaj. En Pollando oni uzas zlotojn (Zl, internacia kodo – PLN). 1 Zl egalas al 100 groŝoj. La nuna kurzo estas 1 EUR ~ 3,7 PLN. Plej konsilindas preni monon de monaŭtomatoj, kiuj facile troveblas ĉie. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en bankoj, monŝanĝejo, grandaj hoteloj. Bonvolu ne ŝanĝi monon en neoficialaj monŝanĝejoj. Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kontraktojn kun Pollando, surbaze de kiuj eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bonvolu mem kontroli, ĉu via lando havas tian kontrakton kaj sub kiuj kondiĉoj. Via aliĝo al la konferenco inkluzivas neniun asekuron – bonvolu mem prizorgi asekurpolison. Krakovo kaj aliaj urboj de Pollando estas sekuraj, sufiĉas ke oni kondutu laŭ la principoj de sekureco same, kiel en la plejmulto de turismaj lokoj. Kiel aliĝi Por helpi al la organizantoj eviti erarojn, bv aliĝi al la konferenco pere de la reta aliĝilo je http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php – tiel vi mem plene respondecos pri la ĝusteco de viaj datumoj. La reta aliĝilo por vi kalkulos la plenan aliĝkotizon. Se vi ne havas retaliron, vi povas uzi la ĉi-aldonan paperan aliĝilon – tiukaze ni sendos al vi fakturon laŭ kiu vi pagu. Kiel aliĝdato en ajna kazo validas la dato de alveno de via pago ĉe ILEI. Aliĝilo sen kompleta pago ne estos valida. Kiel pagi Sendepende de via pagmaniero, bonvolu tuj, kiam vi faras vian pagon, informi la kasiston: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27 D, SE72337 Västerås, Svedio, <sjoerd@esperanto.se>.
IPR 08/438
— pàgina 39 del PDF —
Vi povas pagi jene: 1. El Eŭropa Unio, prefere pagu per t.n. EU-pago al la konto de ILEI en Svedio: ILEI, IBAN: SE56 8000 0832 7999 4515 0143, BIC/SWIFT: SWEDSESS. Aldonu 6 € por svedaj bankokostoj se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. El Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank; 2. Al ILEI-konto ĉe UEA, ilek-a, indikante: „ILEI-Konferenco 2009”, nur ĝis la 15-a de majo 2009; 3. Ene de Pollando, nur por poloj, al la konto de la Pola Sekcio de ILEI, 82 1940 1076 3059 0661 0000 0000, LUKAS Bank Kraków, ul. Królewska 94. Bonvolu kontakti la sekcian kasiston: Magdalena TATARA, Kozmicie Wielkie 323, PL-32-020 Wieliczka, <mtatara@gmail.com>, tel. + 48 665 310609. Aliĝkotizo La baza aliĝkotizo dependas de la landokategorio kaj aliĝdato de la aliĝanto. Estas du landokategorioj: 1. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. 2. Iamaj socialismaj landoj de la orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.) kaj Latinameriko. Aliĝperiodo:
ĝis 31.03.09
ĝis 30.06.09
post 30.06.09
Aliĝkategorio:
A/B
A/B
A/B
Membro de ILEI1
50 € / 30 €
60 € / 36 €
70 € / 42 €
Ne-membro de ILEI
63 € / 38 €
75 € / 44 €
88 € / 53 €
Junulo2, handikapulo3
25 € / 15 €
30 € / 18 €
35 € / 21 €
1. Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam okazas la konferenco; 2. Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31-a de dec. 1978. 3. Bonvolu sendi al ILEI atestilon. Aliĝkotizo por unu tago estas 25 € por A- kaj B-landoj. Kondiĉoj pri pagoj kaj repagoj La aliĝkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron, loĝadon, manĝojn, ekskursojn kaj aliajn eventualajn aparte pagendajn aferojn, pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en IPR aŭ/kaj en la retpaĝaro de ILEI. Por
IPR 08/439
— pàgina 40 del PDF —
mendoj validas la prezoj menciitaj en tiu ĉi aŭ postaj informiloj, aŭ ILEIretpaĝoj. Por mendoj atingantaj nin post la 20a de aprilo 2009 aliĝanto devas aldone pagi 10% de la sumo por la mendataj servoj. Post la 15a de majo ni ne plu povas al vi garantii mendon de tranoktejo. 50% de la aliĝkotizo kaj 80% de la sumo por mendoj estas repagotaj, se aliĝinto malaliĝas pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio 2009. Malaliĝinte pro valida kaŭzo antaŭ la 1-a de julio 2009, aliĝinto rericevos 60% de la sumo por mendoj, sed ne la aliĝkotizon. Malaliĝinte pli poste, aliĝinto ne ricevos ajnan repagon. Kaze de ne-okazigo de ekskurso (ekz. pro ne sufiĉa kvanto de aliĝantoj), la pagita sumo por la koncerna ekskurso estas repagota. Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi la diferencon depende de la lando kaj aliĝperiodo. ILEI ne repagas la diferencon kaze de transdono al aliĝanto en malpli kosta kategorio. Ekstrakto el la konferenca regularo: 6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco. 7. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaŭ la 30-a de junio de la konferenca jaro. Plie legeblas: http://www.ilei.info/dok/regularo\_konferencoj.rtf Subtenu aliajn Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni petas vin laŭeble subteni nepagipovajn kolegojn kaj la agadon de ILEI ĝenerale. Vi povos aldone al via aliĝo donaci al la Koleghelpa Fonduso (per kiu ILEI membrigas ne-pagipovajn instruistojn), al la Fonduso Dazzini (subteno al ne-pagipovaj partoprenantoj de konferenco), al la konferenca kaso ktp. Indas subteni ankaŭ la zadon de nova seminario en Afriko, planata por julio 2009 en Kinŝaso. Kontakto Bonvolu neniam skribi al la konferencejo, sed nur al la estrarano pri konferencoj: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio; <aiduze@gmail.com>; tel. +43 664 3682299, aŭ al la loka ĉeforganizanto Małgorzata J. KOMARNICKA, ul. Kilińskiego 14 m 3, PL-59-300 Lubin, Pollando, <margareta.ilei.pollando@gmail.com>, tel. +48 603318 149. La plej aktualaj informoj ĉiam aperos en <http://ilei.info/\>.
IPR 08/440
— pàgina 41 del PDF —
42a konferenco de ILEI – Krakovo 2009 Aliĝilo Mi estas ⃝ virino ⃝ viro
Nomo:
Mi estas ⃝ membro ⃝ ne-membro ⃝ junulo ⃝ handikapulo
Strato, n-ro: Kodo, urbo: Lando: Tel.: Naskiĝdato:
Loĝado Mi mendas liton en: Za Kolumnami/Krakowiak ⃝ 1-lita hotelĉambro (34 €) ⃝ 2-lita hotelĉambro (25 €) ⃝ 1-lita studentoĉambro (22 €) ⃝ 2-lita studentoĉambro (16 €) Oleandry ⃝ 3-4 lita studentoĉambro (9 €) ⃝ 6-8 lita studentoĉambro (7 €)
Manĝado Mi mendas por mia tuta restado: ⃝ kutimajn manĝojn (15 €/tago) ⃝ vegetarajn (15 €) ⃝ specialajn (15 €):
Retadreso: Profesio:
Żaczek ⃝ 1-lita hotelĉambro (24 €) ⃝ 2-lita hotelĉambro (18 €) ⃝ 3-lita studentoĉambro (12 €) Hotelo Cracovia ⃝ 1-lita hotelĉambro (124 €) ⃝ 2-lita hotelĉambro (83 €) Mi volas loĝi kun:
Prezoj por loĝado kaj manĝado estas por unu diurno. Ni sendos al vi fakturon por la tuta konferenco. Via aliĝo validas post pago de la fakturo.
— pàgina 42 del PDF —
Alveno/foriro
Akceptado estos la 17an de julio. Unua manĝo okazos la 17an vespere. Lasta manĝo okazos la 25an de julio matene.
Mi alvenas je (dato): Mi foriras je (dato):
Invitilo
⃝ Mi aliĝas al komuna vojaĝo al UK (20 €)
Ekskursoj, bankedo Mi aliĝas al: ⃝ Bankedo (30/17 €) ⃝ Promene tra Krakovo (DT1, 5 €) ⃝ Salminejo Wieliczka (DT2, 19 €) ⃝ Niepołomice (DT3, 12 €) ⃝ Zakopane (TT1, 45 €) ⃝ Wadowice kaj Aŭŝvico (TT2, 45 €)
⃝ Bonvolu sendi al mi invitilon! Pasportnumero:
Valida ĝis:
Viaj kontribuoj kaj komentoj En Lingva Festivalo mi ŝatus prezenti: Mi proponas jenan kontribuon al la programo (tema aŭ distra): Por mia prezento mi bezonas: Mi havas jenan apartan bezonon/peton:
Subskribo ⃝ Mi legis, komprenis kaj akceptas la aliĝkondiĉojn. ⃝ Mi akceptas, ke mia nomo aperu en listo de aliĝantoj en la reto, kaj ke miaj nomo, adreso, telefono aperu en listo de partoprenantoj. Loko, dato:
Subskribo:
Paperan aliĝilon bonvolu sendi al: Sjoerd Bosga, Tråddargargatan 27d, SE – 72337 Västerås, Svedio, sed prefere aliĝu rete je: http://ilei.info/konferenco/alighilo2009.php
— pàgina 43 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mirejo.mireille@gmail.com
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5. Rete: <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 08/443
— pàgina 44 del PDF —
Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, Albanio: Vasil Pistoli, ES-17300 Blanes, c/o Bardhy l Selimi, Rr. Maliq pmarti10@xtec.cat Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, Korea Resp.: CHO Sung Ho, selimibardhyl@yahoo.com Department of Biology , Inha Aŭstralio: Penny Vos, Universitato, Incheon KR-402-751, 14 Candelo St, AU-2550 Candelo shcho@inha.ac.kr NSW, penivos@yahoo.com Kroatio/KEL: Marija Jerković, Belgio: Iwona Kocięba, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 mjerkovic@net.hr Edegem, iwona.kocieba@telenet.be Kroatio/KEU: Ivan BekavacBenino: François Hounsounou, Basić, Kuŝlanova 59, HR-10000 BP 226, BJ-Lokossa-Mono, Zagreb, ilei@hes-keu.hr hounfranc@yahoo.fr Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, Brazilo: vakas Malecón 659 entre Belascoaín y geinstruistoj@ileibr.org Gervasio; CU-10200 Ciudad de La Britio: Tellier Angela, Habana, kubesp@enet.cu 10 Marina Gardens, GB IP11 2HW Nederlando: Atilio Orellana Felixstowe, Suffolk, Rojas, Riouwstraat 172, angela@esperantoeducation.co.uk NL-2585 HW Den Haag, Ĉeĥio: Jana Melichárková, iesperanto@versatel.nl CZ-696 02 Ratíškovice 938, Norvegio: Anne-Karin Bondhus, melicharkova@quick.cz Morenefaret 8A, NO-4340 Bry ne, Danio: Arne Casper-Mortensen, akbondhus@jkn.no Bry ggervangen 70, 4. tv. Pollando: Piotr Nosek, DK-2100 Kobenhavn, ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 arnecasper@dbmail.dk Kraków, piotr.esp@gmail.com Finnlando: Carola Antskog, Rumanio: Mihai Trifoi, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito Str. Principala Bl.1 Ap.3, cantskog@kolumbus.fi RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Francio: Michel Dechy , trifoi@honoris.ro 65 allée de la Crémaillère, Rusio: Irina Gonĉarova, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, michel_dechy@hotmail.com Mosk. obl. RU-143000, Germanio: Zsófia Kóródy , mirina@online.ru E-Centro, Grubenhagenstr. 6, Svedio: Agneta Emanuelsson, DE-37412 Herzberg/Harz, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 zsofia.korody@esperanto.de Katrineholm, Hungario: József Németh, agi.emanuelsson@telia.com Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, Svislando: Mirelle Grosjean, jozefo.nemeth@gmail.com Grand-rue 9. Pf. 9, CH-2416 Les Irano: Hamzeh Ŝafii, Brenets, mirejo.mireille@gmail.com P.O. Kesto 17765-184, Togolando: Attiogbe-AgbemaIR-Teheran, don B., Mensah, T.I.E.To, B.P. hamzeh@esperanto.org 13169, Lome-TOGO, Italio: Luigia Oberrauch esp.togo@cafe.tg Madella, via Prampolini 8, Ukrainio: Nina Daniljuk, prospekt IT-43100 Parma, Sobornosti 32-108, UA-43026 silkovojo@aliceposta.it Luck-26, nina_daniljuk@ukr.net Japanio: Isikawa Tieko, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353-0006, isksanjo@ff.e-mansion.com
SEKCIOJ
Usono kaj Kanado: Doroteo Holland, 5140 San Lorenzo Dr, Santa Barbara, CA 93111-2521 (US), dorothyh77@gmail.com
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy , No. 216, Off main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, BasZaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radp@ptt.yu Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru
IPR 2009/1
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 39 – trimonata
09/1 En 2009 ni konferencos en Krakovo (p. 34) Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Peter Baláž Romano Bolognesi Aida Čižikait÷ Renato Corsetti François Hounsounou Dennis Keefe Jolanta Kieres Etelka Kiss-Jakupović Zsófia Kóródy Katalin Kováts Geraldo Mattos Svetlana Miroŝniĉenko Atilio Orellana Rojas Johano Petik A Giridhar Rao Thierry Salomon Josef Schiffer Irena Szanser Paulo Sérgio Viana
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko……………………………………………………………………. 3 Svetlana MIROŜNIĈENKO : Analizo de poeziaĵoj …………………………………………… 4 Luiza CAROL: Esperanto kiel pera lingvo ………………………………………………….. 6 Denis KEEFE: Ni provas instrui bone. Ĉu ni nun provu lerni bone? …………………. 8 Geraldo MATTOS: Ago kaj stato ĉe participo………………………………………………. 9 Renato CORSETTI: Luiz PORTELLA: Ilustrita Oficiala Radikaro… (rec.) ………….. 13 Katalin KOVÁTS: La 500-a ekzerco de la LERNILOTEKO…………………………… 16 A Giridhar RAO : Esperanto festata en lingvo-foiro en Barato ………………………. 18 Irena SZANSER: Parolgenerilo……………………………………………………………….. 20 El landoj kaj sekcioj (BJ, BR, DE, NL, PL, RS)………………………………………… 26 Reagoj (Josef SCHIFFER, Romano BOLOGNESI) …………………………………………. 31 Johano PETIK : Pli da pesado ĉe la uzo de simpligoj!…………………………………… 32 Thierry SALOMON : Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto …………….. 34 Por via notlibro………………………………………………………………………………….. 38
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Ekzamenoj. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio. Tel. (+40)267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho Babanomizo Kameoka-si, Kyotofu, JP-621-0855, Japanio. <esperanto@d0y0b.com>. Azia agado. Titolpaĝe supre: Siva parolas pri E-o al la telugua televidkanalo TV5 en Hajderabado (Barato); malsupre: vizitantoj de la E-budo (vd p.18). La nunan numeron ni sendis al la presejo 21 januaro 2009, redaktofino por la sekva numero 15 aprilo 2009.
IPR 09/12
— pàgina 3 del PDF —
S c ien ca Kom ita to Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio; estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
Enkonduko Post 38-jara ekzisto la titolpaĝo de IPR iĝis multkolora. Por verki la enkondukajn vortojn, mi trarigardis mian IPR-kolekton. Dum la unuaj tri jaroj (1970-72) la revuo presiĝis en Nürnberg (Germanio), la titolpaĝo estas presita sur blanka papero, kun nigra-blua grafikaĵo en la mezo. Poste, dum preskaŭ tri jardekoj la titolpaĝo estis blua. La presejoj en Roterdamo (1973-75) kaj en Italio (1975-85) uzis blankan prespaperon blue farbitan, la teksto estis blanka, poste FEL (Belgio) uzis bluan paperon kun nigra teksto (1986-2002). Ekde 1986 la revuo redaktiĝas en Hungario. La E-terglobo sur la titolpaĝo la unuan fojon aperis en la numero 1998/2, danke al Ellen DALEN. En 2003 finiĝis la „blua erao” de IPR, kaj aperis la unuaj fotoj titolpaĝe. La nunan titolpaĝon kompilis hungara grafikistino, konservante la tradiciojn de nia revuo. En la enkonduko de IPR 2008/4 mi promesis la aperigon de pli da fakaj, metodikaj artikoloj. Hungara proverbo diras: promeso estas sono, plenumo estas bono. Ĝuu kaj utiligu la materialojn de niaj membroj/kolegoj en la nuna numero. Kaj ne nur uzu la materialojn, sed havu kuraĝon mem verki similajn artikolojn por nia komuna organo, IPR! Jozefo Németh, redaktoro
IPR 09/13
— pàgina 4 del PDF —
Analizo de poeziaĵoj de Svetlana MIROŜNIĈENKO (Sankt-Peterburgo, Rusio) Havante grandan sperton en E-instruado mi volus konatigi la legantojn de la revuo kun unu el la multnombraj iloj kiel instrui la lingvon al diversaĝaj lernantoj uzante kaj evoluigante la imagpovon kaj la esprimmanieron. Dum instruado de E-o, mi ofte uzas poeziajn verkaĵojn por konatigi miajn gelernantojn kun belliteraturo originala. Ordinare oni havas malmulte da lernhoroj, sed dezirante, ke la gelernantoj scipovu doni sian opinion kaj paroli uzante sufiĉe libere leksikon, mi rekomendas labori kun poeziaĵoj. Tia laboro permesos larĝigi la vortprovizon de la gelernantoj ĉar ili interpretos la verkaĵon. Krom tio, tia laboro disvolvigas la imagkapablon, ĉar oni povas trovi ne nur unu sencon sed multajn en la poeziaĵoj. Ie mi legis ke por interpreti nur kvar strofojn de Omar ĤAJAM (1048-1131), persa poeto, oni bezonis 500 paĝojn por transdoni la sencon de tio kion li volis diri per sia malgranda verkaĵo. Do analizo de poeziaĵoj estas malfacila, sed tre utila kaj interesa instruilo. Instruante E-on oni povas uzi multajn metodojn, por ke la lernantoj atingu la kapablon bone paroli. Unu el tiaj metodoj por interesi lernantojn mi vidas en uzado de originalaj E-verkaĵoj kaj ilia analizo. La lernantoj konatiĝas kun verkaro de E-poetoj, kiuj fariĝis jam parto de la monda kulturo: Julio BAGHY, Kolomano KALOCSAY, Raymond SCHWARTZ ktp. La celo de tia laboro konsistas en la disvolvo de la imagpovo de la lernantoj, la larĝigo de la vortprovizo kiu fariĝas pli riĉa, donante la eblon esprimi propran opinion uzante novan leksikon aŭ malkovrante la sencon de la poeziaĵo pere de la malnova leksiko por klarigi la novan. Tio tute ne estas simpla tasko. Estas interese labori kun plenkreskuloj kaj kun infanoj. Sed laŭ mia sperto en tiu kampo la imagpovo de infanoj kaj de plenkreskuloj ne estas la samaj. La infanoj havas imagkapablon pli riĉan, sed ilia vivsperto estas tre limigita ankoraŭ. Pro tio, por analizi poeziaĵon oni nepre devas atenti la aĝon de la studantoj kaj elekti la materialon depende de la interesoj de tiu al kiu oni instruas. IPR 09/14
— pàgina 5 del PDF —
La poeziaĵo emocias leganton per vortoj, kiujn la aŭtoro uzas en sia laboraĵo. Krome la formo (ĝenro) de la poeziaĵo ankaŭ interesas nin. La dua flanko, kiu ankaŭ tre gravas, estas la lingva flanko. La komunikado realiĝas per vortoj kiuj havas sian propran sencon. Tiun ĉi sencon ni povas trovi en vortoj. Sed tre ofte la vortoj akiras novan sencon en la poeziaĵo, kiu dependas de vortoj, kiuj ĉirkaŭas ilin. Por pli facile studi iun fremdan lingvon, la leksika materialo estas organizata ordinare laŭ temoj. Ne eblas ignori la ligon inter vortoj, sed en la sama tempo oni ne devas limigi la uzadon de vortoj nur laŭ la tema principo. Tio malriĉigus la eblecon de ilia uzado por transdoni la sencon. La lernado de leksiko realiĝas en larĝeco: oni studas ĝin konatiĝante kun novaj vortoj kaj reale la lernantoj pliriĉigas sian vortprovizon. Kaj krome, oni studas la leksikon profunde: oni lernas ĝin uzante sintagmajn, paradigmajn kaj sencajn ligojn. Alproprigo de la vortprovizo okazas en reala situacio, kiam la lernantoj havas eblecon esprimi siajn proprajn pensojn pri tio, kion ili komprenis. Ĉiuj tavoloj de la analizo interagas nepre. Por analizi poeziaĵon mi prezentas la sekvajn laboretapojn: 1. konatigi la biografion de la poeto kaj lian verkaron; 2. atentigi pri la titolo de la literaturaĵo; 3. legi la verkon; 4. traduki la verkon; 5. respondi al demandoj laŭ tekstoj, kiuj estas preparitaj antaŭe; 6. lirika heroo: tiu kies emocioj estas montritaj en la poeziaĵo; sed ne ĉiam oni povas lin identigi kun la aŭtoro; 7. trajtoj de figuroj lirikaj: lirika ĝenerala heroo, alegoriaj figuroj, simbolaj figuroj, objektoj; 8. analizo de situacioj, kiuj vekas emocion; 9. analizo de la lingva flanko de la poeziaĵo: epitetoj – artaj determinoj, komparoj – metodo de priskribo aŭ trajtoj de la naturo, de persono, de ago ĉar ili transdonas la aŭtoran rilaton al la heroo, tristecon, admiron ktp. Ili transdonas ankaŭ humoron, emocion de la heroo. 10. analizo de sintaksaj esprimiloj: paralelismoj, inversio (malrekta vortordo), preterlaso de vortoj kaj de vortogrupoj, kio transdonas animajn emociojn; 11. surbaze de poeziaĵo oni povas ellabori multajn gramatikajn ekzercojn, leksikajn ekzercojn depende de la bezonoj; 12. estas antaŭvidata laboro kun vortaroj dum lecionoj kaj hejme. IPR 09/15
— pàgina 6 del PDF —
Post tia analizo oni finas per interpretado de la verkaĵo. En la leciono ĉiu diras sian propran opinion: kiamaniere li (ŝi) komprenis la poeziaĵon. Komprenado de la poeziaĵo estas malkovro por studantoj. La proceso por malkovri la sencojn estas komplika sed pasiiga. Ĝi estas plena de konoj pri la mondo kaj la homo. Eblas antaŭvidi kreajn laboraĵojn de gelernantoj ekspluatonte novan leksikon. Posedante jam bone la lingvon la gelernantoj povas konatiĝi kun frazeologio en E-o kiu estas riĉa. La laboro kun poeziaj verkoj estas malfacila, ĉar anstataŭ strofoj oni devas uzi frazojn en prozo kiam oni interpretas poeziajn verkaĵojn. Dum la lecionoj disvolviĝas la parolmaniero kaj la skribmaniero de la gelernantoj. Certe formiĝas ilia estetika koncepto, plilarĝiĝas la lega horizonto de la lernantoj. Ili volas konatiĝi kun novaj verkoj de certa poeto, disvolviĝas la pensmaniero de la gelernantoj. Do ili akiras konojn pri E-literaturaĵoj, kiuj jam estas parto de la monda kulturo. Bibliografio: 1. Gvidlibro por supera ekzameno. Hungara E-Asocio. Budapest, 1979, p.358. 2. Doronina T.V. Analiz stiĥotvorenija. Izdatelstvo “Ekzamen”, Moskva, 2006, p.190. (Analizo de poeziaĵo.) 3. Kolkova M.K. Obuĉenie inostranim jazikam. SPb.: KARO, 2003, p.320 (Instruado de fremdaj lingvoj.) 4. Tomaŝevskij B.V. Teorija literaturi. Poetika. M., 1996, p.334 (Teorio de la literaturo. Poetiko.)
Esperanto kiel pera lingvo de Luiza CAROL (Israelo) La rekta metodo de lingvoinstruado (la «situacia» metodo) havas multajn avantaĝojn. Ekzemple: ĝi taŭgas por internaciaj grupoj (lernantoj el multaj landoj, kun diversaj denaskaj lingvoj); ĝi kutimigas la lernanton pensi rekte per la lingvo kiun oni instruas; ĝi imitas la «naturajn» cirkonstancojn de interkomunikado; ĝi estas kutime tre agrabla por la lernantoj ktp. Tamen, la rekta metodo povus havi ankaŭ malavantaĝojn, kiel ekzemple: multaj plenkreskuloj malpaciencas, se oni ne donas al ili minimumon da tradukaĵo; kelkfoje la IPR 09/16
— pàgina 7 del PDF —
rekta metodo konfuzas la lernantojn (ekzemple: simpla esprimo kiel «Ana estas virino» povus esti komprenita ĝuste, aŭ povus esti komprenita kiel «Tiu estas virino», «Ana estas bela», «Tiu estas bela», «La virino estas bela», «Ana estas instruistino», «Tiu estas instruistino», «La virino estas instruistino», «Ana estas tie ĉi», «Tiu estas tie ĉi», «Ana estas ridetanta», «Tiu estas ridetanta», «La virino estas ridetanta» ks.) Plej ofte la instruistoj uzas miksitan metodon: ili ja uzas la rektan metodon (uzante etajn «teatraĵojn» kiuj imitas la naturan komunikadon, uzante la manlibrojn aŭ filmojn kreitajn por la rekta metodo ks), sed ili aldonas minimumon da tradukaĵo (zorgante tamen, ke la lernantoj ne aŭskultu tro multajn vortojn en la pera lingvo, por ke ilia atento bone enfokusigu la instruatan lingvon). Kiam oni uzas tiun miksitan metodon, la demando estas: kiun peran lingvon oni elektu? Kutime oni pensas, ke la denaska lingvo estas la plej taŭga kiel ilo de instruado. Tamen, oni povus dubi pri tio. La gramatiko de E-o estas tiom racia kaj simpla, ke ĝi povus esti pli utila ol la gramatiko de la denaska lingvo, kiam oni instruas la bazan gramatikon de ajna etna lingvo. Rilate la bazan vortaron, la genia sistemo de tabelvortoj povus esti ege utila por instrui la koncernajn ŝlosilvortojn en ajna etna lingvo. La neŭtraleco de E-o igas ĝin pli taŭga ol la angla, kiam oni uzas la manlibrojn por instrui al internaciaj grupoj. Mi proponas do, ke ni uzu E-on kiel eble pli ofte kiel peran lingvon por instrui etnajn lingvojn, en manlibroj de meminstruado, elŝuteblaj el la reto. La kurso «Bildoj kaj demandoj» en la retprogramo «lernu!» (internacia programo por la instruado de E-o) ŝajnas al mi ege bela ekzemplo de miksita metodo. Kvankvam la tutan kurson oni organizis laŭ la rekta metodo, la lernanto ja havas la eblon vidi la tradukon de ajna vorto per simpla muspremo. (La lernanto povas ankaŭ elekti en kiun lingvon oni traduku la koncernan vorton.). Tian kurson oni povus relative facile aliformigi en bazan kurson pri ajna etna lingvo pere de E-o. Kompreneble, tiucele oni devus aldoni multajn aliajn elementojn de gramatiko kaj de vortaro, ĉar la bazaj elementoj de ajna etna lingvo estas pli multaj ol tiuj de E-o. Ankaŭ la Cseh-metodon oni povus uzi por instrui etnajn lingvojn, aŭ tiajn belajn materialojn kiel «Mazi en Gondolando» ktp. Se tia eksperimento sukcesas, ĝi per si mem pruvas la efikon de E-o kiel pera lingvo por lerni etnajn lingvojn.
IPR 09/17
— pàgina 8 del PDF —
ILEI-anoj! Ni provas instrui bone. Ĉu ni nun provu lerni bone? de Dennis K EEFE (Usono) (aperis en e-ins 10 julio 2008) Sukcesaj organizaĵoj, firmaoj kaj asocioj lernas. Ili lernas de aliaj organizaĵoj, de la ĝenerala socio kaj de si mem. Unu el la plej bonaj manieroj lerni pri si mem estas koni ĝisfunde sian historian, siajn agojn kaj siajn atingojn. Sukcesaj organizaĵoj ofte listigas ĉion utilan kaj valoran el sia historio, disponigante ĝin sur la interreton por ĉiuj el siaj laborantoj kaj kunlaborantoj. Eventoj, prelegoj, statistikoj, analizoj kaj ĉiaspecaj okazaĵoj estas ofte surretigitaj por ĉies okuloj kaj por ĉies lernado. E-o ĝenerale, kaj ILEI specife povas fari simile, kreante informobazon sur kiu ni povos lerni pli vaste kaj pli profunde. ILEI jam faris tre-tre bonan paŝon tiudirekte kiam ni metis artikolojn de IPR sur la Interreton. Se iu nun volas verki artikolon pri la instruado de E-o en Ĉinio, la verkonto povas konstati, ke Liu XIAOJUN jam faris skribaĵon tiurilate en 2004. Tamen la paŝado devas iri pli antaŭen ĉar dum multaj artikoloj el IPR nun komplete disponeblas, kelkaj pli novaj, inkluzive tiun pri instruado en Ĉinio, ankoraŭ ne aperis plentekste. Kaj aliaj facilaj paŝoj eblas, laŭ mi. Ekzemple, ni povas enarkive listigi la prelegojn faritajn dum ILEI-Konferencoj tra la jaroj. Tiamaniere, venontaj prelegantoj povas daŭrigi la konstruadon de ideoj, kiujn aliaj esperantistoj alitempe jam komencis. Por la Tago de la Lernejo, ni povas fari similan liston. Mi memoras, ke Jozefo HORVÁTH faris elstaran prelegon dum la UK de Hungario en 1983. Bedaŭrinde, mi ne trovas ie ajn eĉ unu vorton pri tiu brila kontribuaĵo al nia instruado. Estos facile, post kiam tiaj informoj aperos, lasi ilin surrete por ĉiam, tiel kreante potencan memorlokon de Esperantaj pedagogiaj informoj kaj antaŭeniraĵoj kiuj helpos al ni lerni. La informoj povas esti laŭbezone korektitaj, kaj aldonaj informoj povas enmetiĝi, helpante nin lerni eĉ pli. Ekzemple, Aleksandr MELNIKOV faris ege amuzan, altvaloran prezentadon de instruteknikoj ĉe la ILEIKonferenco en Kerkrade en 1988. Tiam ne ekzistis facila maniero filmi kaj disponigi la informon al tiuj ILEI-membroj kiuj ne partoprenis en tiu
IPR 09/18
— pàgina 9 del PDF —
konferenco. Hodiaŭ tamen, Aleksandr mem, se li emas, povas filmiĝi rekreante sian prelegon por la ĝuo kaj lerno de ni nun en la jaro 2008. Sciu, ke la mona kosto fari la supre-menciitajn lernigajn aldonaĵojn estas preskaŭ nulo. Do financaj postuloj ne bremsos la aplikon de la aldono de utilaj historiaj informoj. Krome, la laboro povas esti farata iom post iom, tra la jaroj se bezonate. Hodiaŭ oni scias, ke en nia rapide ŝanĝiĝanta mondo estas tiuj organizaĵoj, komercaj kaj nekomercaj, kiuj plej bone lernas, kiuj pleje sukcesas. Ĉu ILEI ne estus multe pli sukcesa kaj efika, se ĝi ne nur instruus, sed ankaŭ mem lernus? Kaj vi, kara leganto, ĉu vi lernis iom el ĉi tiu interreta mesaĝo? Kion vi pensas pri ĉio ĉi? Ĉu utila, ĉu eble ne sufiĉe praktika? Kion vi mem povas fari por realigi ĝin, se vi pensas, ke ĝi bonas?
Ago kaj stato ĉe participo de Geraldo MATTOS (Brazilo) Dum sia historio, la Akademio de Esperanto (AdE) trifoje traktis pri pasivaj participoj kaj voĉdonis pri ili: 1.) Cirkulero 79-a de la 27-a de julio 1965, en kiu estas konfirmata la aprobo de tio, ke la Fundamento de Esperanto (FdE) havas klaran instruon pri la uzo de la participoj: 24 aproboj el 33 voĉdonantoj. 2.) Cirkulero 84-a de la 10-a de novembro 1966, en kiu ne estas konfirmata la aprobo de la rezolucio pri la uzo de la participoj pro unu sola mankanta voĉo, ĉar estus necesa pli ol duono de la 43 tiamaj akademianoj: 21 aproboj el 24 voĉdonoj. 3.) Cirkulero 91-a de la 23-a de novembro 1967, en kiu estas konfirmata la senco de kvar testofrazoj, en kiuj aperas estantaj kaj estintaj pasivaj participoj: 26 el 37 voĉdonintoj, nome pli ol duono de la akademianoj, opinias, ke la esprimo „esti -ata” neniam povas indiki finitan okazaĵon. Ege lamentinde tamen estas, ke neniaj reguloj estis donitaj de la AdE por la bona uzo de la participoj. La tria voĉdono estas plene senutila, ĉar ĝi nur interpretas kvar frazojn, kiujn ĉiuj lingvouzantoj devos mem interpreti por konstati, ĉu ili kongruas kun ĉiuj frazoj de la FdE kaj la lingvouzo de Zamenhof. Krome, el la kvar frazoj kun pasivaj participoj du prezentas ilin estantaj kaj du ilin estintaj, sed ĝis nun estas multaj eraroj ankaŭ koncerne la aktivajn participojn…
IPR 09/19
— pàgina 10 del PDF —
Multe pli grava estas la fakto, ke unu el la kvar testofrazoj prezentas eraran interpreton, ĉar ĝi aperas ekster sia kunteksto: 2 – „Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de majo.” = A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9-an de majo; B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8-an de majo. La fuŝon tamen mia afabla geleganto konscios post la sekvantaj klarigoj. Se ni komparas la simplajn verboformojn kaj la kompleksajn, estigitajn per la kopulo, ni alvenas al la sekvantaj konkludoj pri iliaj sencoj kaj interrilatoj: Aktivo Pasivo
lavas lavis lavis lavos lavus lavu lavi
Ekzemploj aktivaj: agoj
estas lavata li lavas bebon estis lavata li lavis bebon, kiam mi eniris estis lavita li lavis bebon kaj nun lin vestas estos lavata li lavos bebon estus lavata li lavus bebon estu lavata li lavu bebon esti lavata lavi bebon estas necese
Ekzemploj pasivaj: agoj
bebo estas lavata bebo estis lavata de li, kiam mi eniris bebo estis lavita de li kaj nun vestata bebo estos lavata de li bebo estus lavata bebo estu lavata de li esti lavata estas necese al bebo
El la supraj informoj evidentiĝas, ke la estinta verboformo estas unusenca pri tio, ke ĝi indikas pasintan fakton koncerne la momenton de la parolo, sed dusenca pri la tempo de la ago: nur la kunteksto decidas, ĉu temas pri okazanta aŭ okazinta fakto en tiu pasinteco… Bonan ekzemplon donas al ni la Ekzercaro de la FdE (17:8), en kiu la verboformo parolis egalas al la esprimo estis parolanta [malsupre, miaj grasaj literoj ]: […] dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. Alia ekzemplo de la sama FdE (15:3) permesas al ni revidi, ke la rilato inter pasinta verboformo kaj participo estas duobla, ĉar al tiu sama verboformo respondas jen estinta, jen estanta participo [miaj grasaj literoj]: Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. La transformo pruvas miajn vortojn kaj kondamnas la kurantan ideon, ke participoj egalas al adjektiva subpropozicio, origino de la abundaj eraraj elektoj de participoj, kiuj neniam estas verboformoj, sed substantivoj, adjektivoj aŭ adverboj:
IPR 09/110
— pàgina 11 del PDF —
Kaj tuj lavinte sian kruĉon kaj ĉerpinte akvon en la plej pura loko de la fonto, ŝi alportis al la virino kaj ĉiam subtenis la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Ni do konkludas pri la dusenceco de la is-vorto: la formoj lavis kaj ĉerpis respondas al la formoj lavinte kaj ĉerpinte, ĉar ili indikas okazintajn agojn en la pasinteco, dum la formo subtenante respondas al la sama isformo, kiu nun indikas okazantan agon en la pasinteco. La E-aj pasivaj participoj ne estas simetriaj al la koncernaj verboformoj, ĉar ili prezentas neuzatajn aŭ dusencajn esprimojn depende de la semantika tipo de la verbo. Statoverboj estas tiuj, kies halto kaj fino produktas la saman senestecon per ordinara neplueco, kaj estas karakterizataj de la neuzo de la estinta participo kaj de la malofta uzo de la estonta. La neuzo de la estintaj participoj devenas de simpla bonedukiteco, ĉar estas pli delikate paroli pri la fino de stato ol pri la daŭro de la koncerna statomanko, nome pli bone estas nei fakton ol jesi ĝian foreston: Statoj: -ata Statoj: -ita Statoj: -ota estas amata estas amita [ne plu estas amata] estas amota [estas estonta amata] estis amata estis amita [ne plu estis amata] estis amota [estis estonta amata] estos amata estos amita [ne plu estos amata] estos amota [estos estonta amata] estus amata estus amita [ne plu estus amata] estus amota [estus estonta amata] estu amata estu amita [ne plu estu amata] estu amota [estu estonta amata] esti amata esti amita [ne plu esti amata] esti amota [esti estonta amata]
Netransiraj statoverboj kondutas egale, sed sen pasivo: dormi kaj sidi, kies estintajn participojn neniu uzas: dorminta estas ne plu dormanta kaj sidinta estas ne plu sidanta…. Agoverboj estas tiuj, kies halto kaj fino produktas apartajn rezultojn, ĉar la halto simple interrompas la agon, dum la fino ĝin kompletigas. La dissimetrio estas ege frapa: Ago: -ata estas lavata estis lavata estos lavata estus lavata estu lavata esti lavata
Agoj: -ita estis lavita
Statoj: -ita estas lavita estis lavita estos lavita estus lavita estu lavita esti lavita
Agoj: -ota estas lavota [estas estonta lavata] estis lavota [estis estonta lavata] estos lavota [estos estonta lavata] estus lavota [estus estonta lavata] estu lavota [estu estonta lavata] esti lavota [esti estonta lavata]
IPR 09/111
— pàgina 12 del PDF —
Lamentinda nescio de multaj estas tio, ke indikas agon nur unu el la kombinoj de la kopulo kun estinta participo [supre: estis lavita], dum ĉiuj aliaj ses kombinoj indikas nur sole staton!… Adverbaj esprimoj pri tempo kaj daŭro permesas facile distingi inter la du malegalaj sencoj de la tempodependa ago kaj de la daŭrodependa stato ĉe la estintaj participoj de agoverboj: Li estis lavita antaŭ du horoj [ago en tempo: li fariĝis lavita antaŭ du horoj]. Li estis lavita de du horoj [stato en daŭro: li troviĝis lavita de du horoj]. Se la supraj konsideroj estas ĝustaj, la 2-a testofrazo de la venkinta propono de la AdE pruvis nenion krom demonstri, ke neniu el la voĉdonantoj vere mastris la sencon de la participoj: 2 – Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de majo. = A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9-an de majo; B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8-an de majo. La saman rezulton havus la responda aktiva formo de tiu testofrazo: Mi promesas, ke mian ŝuldon mi estos paginta la 9-an de majo. La vorto kvita estas sinonimo kaj de la aktiva participo paginta kaj de la pasiva pagita: paginta homo estas kvita homo kaj pagita ŝuldo estas kvita ŝuldo… En tiuj du okazoj de aktiva kaj pasiva frazoj la pago povus esti antaŭa sen la falsado de la farita promeso, nome unu aŭ du tagojn antaŭe: en la 9-a de majo estos pagita ŝuldo kaj paginta homo. La senco A postulus alian participon, nome la estantan, kiu prezentus agon, dum la estinta indikas nur la rezulton de ago, kiun ajn daton ĝi proponus por la stateco: Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagata la 9-an de majo. Neniu el la respondoj estas do valida: plej malfrue li povus pagi je la unua sekundo de la 9-a de majo… La sola ĝusta interpreto de tiu frazo estas la sekvanta: en la 9-a de majo estos paginta homo kaj pagita ŝuldo… Tio tamen indikas nenion pri la momento de la pago, sed nur la unuan tagon de la kviteco! Konklude, mi ĉiam trovis strange kaj skandale, ke ŝajne neniu esperantologo aŭ gramatikisto rekonis, ke tio estas nur la parolo, kiu difinas la epokon de la verboformoj estanta [dum la parolo: dirante, ke mi lavas], estinta [antaŭ la parolo: dirante, ke mi lavis] kaj estonta [post la parolo: dirante, ke mi lavos], dum tio estas nur la propra fakto [jen ago, jen stato,
IPR 09/112
— pàgina 13 del PDF —
jen proceso], kiu difinas la epokon de la participoj estanta [dum la fakto, nome dum la lavo: lavanta homo kaj lavata vesto], estinta [post la fakto, nome post la lavo: lavinta homo kaj lavita vesto] kaj estonta [antaŭ la fakto, nome antaŭ la lavo: lavonta homo kaj lavota vesto]. En gramatikaj terminoj, la epoko de la parolo estas tempo, kaj la epoko de la fakto estas aspekto. Tiaj eraroj venas de centjara instruo pri la participoj, komence de L. de BEAUFRONT (Commentaire sur la Grammaire Esperanto, p. 47. Paris: Hachette, 1904. 156 p.): Ce livre sera imprimé à Paris. Tiu libro estos presita en Parizo. Se la libro estos presata en Bulonjo-sur-Maro kaj la eldonejo ĝin portos al Parizo, evidente ĝi estos presita en Parizo… La franca frazo parolas pri presota libro, sed la esprimo estos presita indikas rezulton de ago, kaj tie devus do aperi la esprimo estos presata, kiu estas mem ago… Stulta nescio, ke la franca imprimé estas dusenca: jen presata, jen presita! Por fina konsolo, fuŝelektita participo neniam estigas gramatikan eraron, sed nur semantikan paradokson, kiel la sekvanta: La partoprenintoj voĉdonis kun la Prezidanto… Kaj lasta konsterno: la AdE mortigis la estantajn participojn aktivan kaj pasivan, kiujn nur kelkaj miraklantoj revivigas…
Luiz PORTELLA: Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto. Braziljo: Eldonejo Pentuvio, 2008 (rec.) „Nulla sit radix, a qua non et Nomina ed Adnomina, et Verba et Adverbia formentur: eritque Lingua facundissima, ad omnia exprimendum sufficientissima, simulque facillima utpote perpetuo analoga…”. En E-o tio estas: „Ne estu radiko, el kiu oni ne povas formi substantivojn (o-vortojn, se vi preferas tiun terminaron), adjektivojn, verbojn kaj adverbojn. Ĝi estos tre riĉa lingvo, tre sufiĉa por esprimi ĉion kaj samtempe tre facila ĉar absolute regula…”. Ne temas pri Zamenhof en la Fundamento sed pri Komenio en Novae Harmonicae Linguae Tentamen Primum (Unua Skizo pri la Nova Harmonia Lingvo). Tio ne malgrandigu la meritojn de Zamenhof, sed grandigu la riĉecon de E-o, kiu estas lingvo tre produkto-kapabla. El unu radiko per la
IPR 09/113
— pàgina 14 del PDF —
uzo de sufiksoj kaj per vorto-kombinado oni povas fari miraklojn. Pro tio oni bezonas lerni malpli da radikoj ol oni bezonas lerni en naciaj lingvoj. Ankaŭ pro tio E-o estas pli facile lernebla. La ĉefa lernofaciliga faktoro, laŭ mi, ne estas, tamen, ĉi tiu, sed la absoluta reguleco, la facileco de la gramatikaj reguloj (almenaŭ supraĵe) kaj la manko de malsimplaj konjugaciaj formoj de la verboj. Se ni revenas al la radikoj, ni trovas, ke en la pasinta jarcento oni pli kaj pli donis atenton al la vortostoko en la verkado de lernolibroj en naciaj lingvoj. La laboro de la Akademio de E-o, kiu starigis la Bazan Radikaron Oficialan (BRO), estis laboro en la ĝusta direkto. Ĝi volis esence montri al la verkistoj, kion oni renkontas pli ofte en E-o. Post tiu esploro venis aliaj esploroj, sed ĝi restas tre facile alirebla mejloŝtono. Ĝi aperis en la Aktoj de la Akademio II 1968-1974, kaj ĝi estas havebla ĉe ĉiuj libroservoj kaj ankaŭ rete de la Libroservo de UEA. Post ĝia apero multaj komencis atenti ĝin, kvankam la sistema aplikado al nove eldonataj lernolibroj ankoraŭ nun ne ŝajnas al mi ĝenerala. Sur tio, kion mi ĵus diris, baziĝas mia pozitiva pritakso de la laboro de Luiz PORTELLA. Li mem estas same konvinkita kiel ĉiuj aliaj „skemismaj” predikantoj, inkluzive de mi, ke „kelkaj homoj emas aldoni la finaĵon -o al vortoj de siaj gepatraj lingvoj. Sed tio igas E-on nekomprenebla al homoj de aliaj landoj.” Tio estas la unua frazo en lia enkonduko. Li, do, opinias, ke „koni la Fundamenton de E-o kaj la BRO-n estas devo de ĉiu bona esperantisto.” Sekve, li prenis la vortojn de la BRO kaj konstruis malgrandan vortareton por la lernantoj, kiuj povas lerni tiujn vortojn pere de la difinoj en E-o kaj pere de multenombraj malgrandaj IPR 09/114
— pàgina 15 del PDF —
desegnaĵoj (proksimume 500 en la tuta libro). Fakte estas malfacile bildigi al si ĝirafon, se oni neniam vidis ĝirafon, nur surbaze de la difino: „altega besto kun longaj kruroj kaj kolo”. La alia avantaĝo de la vortareto estas la fizika malgrandeco, vere poŝa (10,5×15 cm-oj), kaj sekve la malalta kosto, fakte 7,20 brazilaj dolaroj (iom malpli ol 3 eŭroj), al kiuj aldoniĝas la sendokostoj. La difinoj estas faritaj per vortoj, kiuj mem apartenas al la priparolata vorto-stoko, kio estas bona principo, ĉar ĝi permesas al komencantaj lernantoj ne bezoni alian fonton por klarigoj. Alia bona, laŭ mi, sed certe kritikota de aliaj, decido estas la prefero de la formoj kun „ĥ”. Ekzemple „kemio” resendas al „ĥemio”. La difinoj, tamen, estas iom pli koncizaj ol tiuj de la Baza Esperanta Radikaro de Wouter F. PILGER. Aliflanke ĝi donas indikojn pri transitiveco kaj netransitiveco de verbaj radikoj, kaj tio estas utila por multaj komencantoj. La redaktinto ne haltis ĉe la BRO. Pri unu serio, la vortoj de la 9-a Oficiala Aldono, kiu venis post la BRO, nenio estas dirinda. La decido fari tion estas konsekvenca. Ili ne povis esti en la BRO pro tempaj kialoj. Oni povas sin demandi, ĉu ili estus en unu el la naŭ ofteco-grupoj, sed la demando ŝajnas al mi respondebla preskaŭ ĉiam pozitive. Estas alia serio, bonŝance tre malgranda, kiu estas vortoj taksataj necesaj kaj do indaj je ĉeesto en ĉi tiu vortareto. Foliumante iom atente mi ne povis trovi multajn, sed la du kiujn mi trovis, estus ambaŭ prefere restintaj ekster la vortareto. Unu estas „gambo”, vorto, kiu nun batalas por forigi la vorton „kruro”. Laŭ mi, malgraŭ la asertoj, ke oni devas distingi partojn de la kruro, temas nur pri plia latinid-devena radiko. La dua vorto en ĉi tiu kategorio estas zoo (= bestoĝardeno). Mi ankoraŭ kredas, ke la tradicia „bestoĝardeno” estas pli bona ol „zoo” aŭ „zoologia ĝardeno”. Entute la verko estas eta laŭ la fizika grandeco sed ne laŭ la signifo, kiun ĝi povus havi en la movado. Luiz PORTELLA1, cetere, tre aktive puŝas la verkon sub la devizo: „Ni donu unu vortaron al ĉiu lernanto”. Kiom mi scias, li mem provas alvenigi centojn al afrikaj esperantistoj. Renato CORSETTI
1
Retadreso: lfpor@lujz.org
IPR 09/115
— pàgina 16 del PDF —
La 500-a ekzerco de la LERNILOTEKO Gramatika ekzerco de Katalin KOVÁTS (HU/NL) el www.edukado.net. (Nivelo: ekde B1) Tasko: Bonvolu kompletigi la tekston uzante la taŭgan formon de unu el la listigitaj radikoj. Kelkfoje eblas pluraj solvoj.
Ĉu vi ______ ke la LERNILOTEKO estas la plej vizitata parto de nia retejo? Tie oni ______ elŝuti ekzerco-materialojn, pretajn je tuja dumkursa uzo. Tiu nuna estas la 500-a jubilea ekzerco de la sekcio. La ĝisnunajn materialojn ekde la jaro 2005 oni elŝutis jam pli ol 80 mil fojojn. Inter la elŝutintoj ______ trovi kelkajn elstarajn rekordulojn, kiel L.P. el Francio kun 1260, H.F. el Hungario kun 1085 kaj G.D. el Greklando kun 942 elŝutoj. La plenajn nomojn de ili mi ne ______ publikigi, sed tiujn vi eĉ ne ______ ______. Gravas nur, ke estas vera intereso pri la ekzercoj, kaj tial ili meritas iom da popularigo. Kiam iu sendas ekzercomaterialon al la redakcio, ĝi ______ esti kontrolata kaj ankaŭ aspekte rearanĝata, por ke ĝi konformu al la aliaj ekzercoj de la kolekto. Ofte ______ tuŝi la tekstojn, modifi ilin, sed eĉ tiel ni ĉiam tre ĝojas ricevi novajn temojn kaj ideojn. Semajne ni klopodas aperigi 1-2 novajn ekzercojn. Oni ______ mendi mesaĝan averton pri la novaj eroj kaj tiel oni ne ______ daŭre traserĉi la liston, ĉar oni ______ esti informitaj pri la aktualaĵoj. Post la ricevo de la mesaĝo ______, ke oni iru al la paĝaro mem. Tion oni ______ fari klakante al la ligo en la mesaĝo (ĉe HTML-mesaĝoj) aŭ oni ______ serĉi la koncernan titolon en la listo ĉe la LERNILOTEKO. Ofte okazas, ke kolegoj antaŭ kursoj ______ certan materialon. La diversaj serĉfunkcioj ______ rapide trovi la necesajn foliojn. Oni ______ elekti diversajn serĉ-opciojn por malgrandigi la liston de taŭgaj ekzercoj. Oni simple ______ indiki kelkajn el la sekvaj kriterioj: kategorio, nivelo, ekzercotipo, lingvo; aŭ oni ______ doni ankaŭ konkretajn ŝlosilvortojn, temojn – kaj jen tuj ______ konsulti la liston de la taŭgaj ekzercoj. Elektinte unu el la listo unue ______ vidi nur la priskribon de la ekzerco, sed ĝin mem ______ elŝuti nur registritaj membroj. Ankaŭ al la membroj
IPR 09/116
— pàgina 17 del PDF —
______ unue ensaluti por ______ plene uzi la servojn de la paĝaro. Se oni estas membro sed ne ensalutas, oni ne ______ elŝuti la ekzercojn. Niaj materialoj estas plej ofte en PDF-formato. Por tio la uzantoj ______ havi specialan programon, ekzemple AcrobatReader. Ĝin oni ______ elŝuti senpage. Ni konsilas ĉiam unue legi la priskribon por ______ pri kio temas la materialo. Ne ______, sed vi ______ sekvi la retligojn ene de tiuj priskriboj por havi eĉ pli larĝajn informojn pri la rilataj aliaj materialoj. Post tio fine vi ______ elŝuti la ekzercon. Vi ______ elekti el du manieroj: aŭ nur rigardi ĝin aŭ tuj konservi la dokumenton en vian komputilon kaj tiel al vi ______ poste kiam ajn rerigardi ĝin. Multaj eĉ tuj printas la foliojn kaj bele aranĝas ilin laŭ diversaj sistemoj. Ĉi-sube ______ vidi ekzemplon de modela aranĝo de niaj materialoj. Ĉu vi ______ esti tiel ordema kaj preciza?
Elprintitaj ekzercoj de edukado.net el la kolekto de Pierre LEMARCHAND (FR)
Kiu ajn membro senpage ______ elŝuti kaj uzi niajn materialojn. Estas nur unu grava kondiĉo, kiun oni ______ respekti. Okaze de plua uzo, eventuale ankaŭ publikigo, oni ______ indiki la fonton. Ni petas, ke oni ne tuŝu la paĝaranĝon kaj lasu en la kapo- kaj piedpartoj la logotipon, aŭtoron kaj la fontindikojn. Kiom oni ______ pagi por la servoj de edukado.net? Mone neniom, ĉar ______ elŝuti la materialojn senpage. Sed se vi konscias pri ilia utilo, se vi ______ imagi la grandan fonan laboron de tuta komunumo kaj se vi sentas la moralan ______ iel esprimi vian dankemon, vi ______ agi laŭ tri manieroj. Vi ______ kunlabori kaj sendi viajn proprajn materialojn por
IPR 09/117
— pàgina 18 del PDF —
publikigo kaj tiel ankaŭ vi ______ listiĝi inter la kontribuintoj. Se vi ne ______ krei valorajn materialojn aŭ ne ______ ilin dividi kun ni, vi ______ finance kontribui al la laboro de tiuj, kiuj tion faras. Bedaŭrinde la funkciigo de la paĝaro ______ ankaŭ financajn rimedojn. Se vi ankaŭ finance ne ______ helpi, ni invitas vin almenaŭ lasi vian opinion aŭ rimarkigon pri la lerniloj kaj nia laboro. Tion ______ fari aŭ sub la ekzerco mem aŭ en la Gastlibro de la paĝaro. Opinioj, kuraĝigaj vortoj ĉiam donas novan impulson al la teamo por plia kreado. Momente troviĝas 1204 opinioj sub la ekzercoj kaj la averaĝa taksovaloro estas 4,7 el 5 steloj. Bonan kaj sukcesan uzon de NIAJ komunaj ekzercoj deziras al vi en la nomo de la teamo: Katalin KOVÁTS, redaktoro Solvoj: sciis, povas, eblas, rajtas, bezonas, scii, devas (bezonas), necesas, povas, bezonas, povas, necesas, povas, devas, bezonas, ebligas, povas, devas, povas, eblas, eblas, rajtas (povas), necesas, povi, povas, devas, povas, scii, necesas (estas bezonate), povas, povas, povas, eblas, eblas, kapablas (povas), rajtas (povas), devas, devas, devas, eblas, kapablas (povas), bezonon, povas, povas, povas, kapablas, volas, povas, bezonas (necesigas), povas, eblas. Noto: La ekzerco aperis en aprilo 2008. Nun, en januaro 2009, la paĝaro havas 1800 membrojn, en la Lerniloteko estas 535 ekzercoj, elŝutitaj 98900-fojojn. La du plej diligentaj uzantoj estas P. L. V. el Francio kun 1497, kaj F. H. el Hungario kun 1144 elŝutoj. La plej populara ekzerco estas elŝutita 1014-fojojn.
Esperanto festata en lingvo-foiro en Barato de A Giridhar RAO (Barato), agiridhar.rao@gmail.com Centoj da studentoj, instruistoj kaj anoj de la ĝenerala publiko vizitis la Ebudon dum la Eŭropa lingvo-foiro kiu okazis la 20an de oktobro 2008 en Hajderabado, Barato. La plejmulto el ili miris, ke io tia ekzistas; aliaj, ke ĝi viglas! Pli ol 30 montris konkretan intereson lerni la lingvon – ili lasis siajn retpoŝtadresojn kaj petis, ke ni kontaktu ilin kiam komenciĝos novaj kursoj.
IPR 09/118
— pàgina 19 del PDF —
Jama rezulto de la foiro estis, ke oni invitis nin paroli pri E-o en lokaj lernejoj. La 25-an de oktobro, amiko Siva kaj mi faris unuhoran prezentadon de Esperanto por ĉ. 50 gelernejanoj de privata lernejo kies instrulingvo estas la angla. Ili ĝuis la facilecon de vortfarado en E-o kaj bone komprenis la malfacilaĵojn de la angla. Kaj uzante ekzemplojn de lingva diskriminacio en nuntempa Barato (inter tiuj 50 jam troviĝis 15 lingvoj!), ni provis montri la plijustecon de E-o. La partoprenantaj institutoj kaj organizaĵoj de la lingvo-foiro inkluzivis la francan kulturcentron Alliance Française, la germanan kulturcentron Goethe Zentrum, lokan universitaton Osmania kaj UEA-n. Oni prezentis ok lingvojn: E-on, la anglan, francan, germanan, hispanan, italan, kroatan kaj la rusan. Krom la itala (kiu havis nur unu parolantinon), ĉiu lingvo havis sian propran budon. En la E-budo deĵoris mi kaj du el miaj lernantoj, s-roj Naga SIVA KOTHA kaj Nagesh MIRTHIPATI. Nur Siva kaj Nagesh povis veni – la aliaj devis iri laborejen; ja temis pri lundo. En nia budo ni ekspozicietis plurajn librojn kaj revuojn de Esperantujo – anglajn, Esperantajn, eĉ sanskritajn; vortarojn, lernolibrojn, romanojn, bildostriojn, porinfanajn libretojn. Ni ankaŭ surtabuligis ok afiŝojn kiujn mi elŝutis de la retejo de la usona organizaĵo EsperantoUSA.org. Unu montris la kontraston inter la kompleksa konjugacio en la franca kaj la ege simpla de E-o. Alia montris tekston en E-o pri la facileco de la lingvo; multaj vizitantoj ĝin bone komprenis. Kaj tria afiŝo instruis pri “Kiel mendi bieron en 26 lingvoj” – eble la plej populara afiŝo de la tuta foiro! Ĉiu lingvo-grupo poste faris surpodie pli-malpli 15-minutan prezenton anglalingvan. En tiu tempo, mi surekranigis lumbildojn, kiuj fulme montris la vortfaradan strategion de E-o; Zamenhofon; nomojn de kelkaj aliaj planlingvoj; la viglan vivon de la E-komunumo indikita per nombro de parolantoj, eldonado, interreta aktivado – ĉefe la Esperanta Vikipedio kaj lernu.net – kaj la Aziajn kaj Universalajn Kongresojn. Ankaŭ menciita estis la lernofaciliga efiko de E-o. Ĉar E-o estis la plej malgranda lingvo prezentita, mi ankaŭ tuŝis la temojn de lingvoj de malplimultoj kaj malaperintaj lingvoj en Eŭropo kaj la mondo, kaj parolis pri lingva demokratio kaj la raporto Grin pri la kostoj al la Eŭropa Unio de nur-angla politiko. Mi finis per esperantigo de soneto de Ŝekspiro. IPR 09/119
— pàgina 20 del PDF —
Dum la venontaj kelkaj monatoj, tiuj ĉi institutoj planas plurajn Lingvajn Tagojn por prezenti pli profunde diversajn lingvojn kaj kulturojn. La E-Tagon ni havos la 13an de decembro. Espereble, tiam kun pli da homforto, ni sukcesos munti pli ampleksan lingvoprezenton. Fone menciindas, ke la ideo de la foiro evoluis de neformala babilado inter mi kaj s-ino Amita D ESAI [desaj], la direktorino de la loka germana kulturcentro, Goethe Zentrum. Ni parolis pri la Eŭropa tago de lingvoj (la 26a de septembro), kaj la ŝanco kiun ĝi donas por kune reliefigi la plurajn eŭropajn lingvojn kiujn oni instruas en Hajderabado. Ŝi entuziasmiĝis, kaj enplektis la lokan francan kulturcentron, Alliance Française, kaj la Universitaton Osmania. Kune ni kunvenis ĉe la Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (angle: English and Foreign Languages University, EFLU). La rektoro, prof. Abhai MAURYA [abhej maŭrja] – mem profesoro pri la rusa – montriĝis ege bonvenigema al la ideo. Kiel li poste deklaris en gazetara komuniko: „La aranĝo estas la unua de sia tipo, kaj reliefigos la riĉan diversecon de lingvoj en Eŭropo.” Li aldonis, „La evento havas aldonan signifon en la jaro 2008, kiun Unuiĝintaj Nacioj proklamis „Internacia jaro de lingvoj”. Rezulte de tia kunlaboro okazis la sukcesa Eŭropa lingvo-foiro en Hajderabado.
Parolgenerilo de Irena SZANSER (Pollando) La Parolgenerilo estas sinteza rimedo en la formo de diagramo. La ideo de parolgenerilo estas semantika. La Parolgenerilo prezentas la lingvan strukturon en konciza formo, sen uzo de multaj gramatikaj terminoj. Ĝi provas komprenigi la semantiko-gramatikan sistemon de E-o, eble ankaŭ de aliaj lingvoj, internigi ĝin en la menso de lernanto. La internigitaj reguloj estas produktivaj. La Parolgenerilo ne bezonas specialan apartan klarigon por lingva instruisto. Por instruisto, kiu instruas E-on al alilingvanoj, ankaŭ estos konataj la Esperantaj terminoj en iliaj gepatraj lingvoj. Mi ne ŝanĝis la Zamenhofan gramatikan sistemon. Mi nur prezentas ĝin en alia formo. Mia konsilo estas komenci la paroligon kiel eble plej frue, uzante ne tro multe da leksemoj (sed la plej oftaj). La unua sukceso en parolkompetenteco ne dependas de la nombro de konataj leksemoj.
IPR 09/120
— pàgina 21 del PDF —
La Parolgenerilo prezentas la ĉefajn semantikajn kaj strukturajn interrilatojn necesajn al kreado de frazoj, esprimoj tute novaj, nekonataj antaŭe. La homo pensas, planas, starigas demandojn al si, respondas kaj decidas. Per demandoj kaj respondoj oni enpenetras en siajn pensojn kaj en la lingvan sistemon. Por paroli oni bezonas vortojn sed precipe scion kaj eĉ senton kiel ligi vortojn senerare, laŭ gramatikaj paradigmoj, kaj kun la senco, komprenebla al aliaj homoj. Pli facile estas deĉifri la sencon de la parolo ol “enĉifrigi” (enkodigi) penson en esprimon. L.L. Zamenhof kreis bazan demandaron, kiu estas tradukita en aliajn lingvojn (vidu lernolibrojn de E-o por diverslingvanoj) kaj ĝi estas universala por la homa pensado. La instruo de prefiksoj, sufiksoj kaj de vortfarado rilatas al la strukturo de vortoj (leksika sistemo), sed ne rekte al la frazstrukturo. Tion oni instruu aparte. La Parolgenerilo donas bazajn indikojn kaj manierojn de parolkreado, internigon de gramatiko. PAG (Plena Analiza Gramatiko) estas bona, sed tro multpaĝa por lernanto. La gramatiko en lernolibroj estas ege disĵetita tra la libroj. Kelkaj informoj pri la konstruo de la Parolgenerilo: La verbo. La Parolgenerilo havas formon de orbita diagramo kun la centra pozicio por la verbo (en E-o -as, -is, -os, -us, -u (kun gravaj -igkaj -iĝ-).) Verbo kiel kerno, nukleo de parolo kaj predikato havas decidan funkcion en la propozicio (pensunuo) en kreo de esprimo. La verbo malfermas poziciojn al taŭgaj por ĝi partneroj, aktantoj 2. La verbo decidas pri la nombro kaj iliaj funkcioj en la pensunuo (esprimo), ligas ĉiujn elementojn laŭ semantikaj rilatoj. La demandaro. La orbito (5) enhavas demandojn (kaj tabelvortojn). La demandoj servas kiel ŝlosiloj. Ne ĉiu demando el orbito (5) taŭgas por ĉiu verbo kaj por ĉiu elektita verbo. Tio dependas de la verba senco. Demandojn starigas lernanto(j) aŭ instruisto, en la formo de dialogo aŭ intervjuo. Demandoj: – kia? – rilatas al ecoj de la vorto kiu rolas kiel subjekto aŭ objekto, ekz.: bela knabino, la sinjoro kun la longa barbo, libro pri historio [daŭrigo sur p. 24.] 2
agrilataj frazeroj – NdlR
IPR 09/121
— pàgina 22 del PDF —
En la reta varianto vidu la diagramon post la lasta kovrilpaĝo!
IPR 09/122
— pàgina 23 del PDF —
IPR 09/123
— pàgina 24 del PDF —
– kiel? – rilatas nur al la verbo, esprimas la kvaliton de la ago, ekz.: iu kantas bele, parolas klare kaj interese, veturas komforte – pri kio? – povas rilati al la subjekto, objekto; ekz.: prelego pri literaturo sed povas rilati ankaŭ al la verbo, ekz.: mi interesiĝas pri historio… La subjekto. Sur la orbito n-ro 1 estas loko por la subjekto de la frazo, sendepende de la funkcio – aganto – ne-aganto. Al la pozicio de la subjekto de la frazo estas substitueblaj: X, Y, -o, mi…, -a, unu, -anto, -i, t.n. tagmemo3 de la subjekto. Deklinaciaj finaĵoj. Sur aparta orbito (2) troviĝas -n finaĵo por la rektaj objektoj de transitiva verbo. Por ĝi funkcias la demando kiun?, kion? La orbito 2 povas servi ĝenerale al deklinaciaj finaĵoj de alia lingvo. Aliaj finaĵoj. Sur la orbito (3) estas la finaĵoj -e, (-n). La finaĵo -e estas uzata por respondi al demando: kiel? (bele, komforte ks.). Finaĵo (-n), speciale metita de mi en parentezon, por ne miksi kun la -n finaĵo de rekta objekto (akuzativo). Mi ne nomas ĝin „akuzativo”. Tiu (-n) finaĵo uzeblas por eventuala anstataŭo de prepozicio en kelkaj semantikaj sektoroj de la diagramo: kiam?, kioman?, kien?, kiom? Prepozicioj. La orbito (4) portas prepoziciojn. Instruisto veku specialan „senton” pri iliaj sencoj kaj uzoj, rilate al la verba senco. La verbo indikas elekton de prepozicioj taŭgaj por la situacio kaj la intenco de parolanto. Prepozicio ludas gravan rolon en la konstruo de la frazo (esprimo). E-o postulas la logikan uzon de prepozicioj. Specialan atenton postulas la lerno de „lokaj” prepozicioj: kie? kaj de „movaj” prepozicioj: kien? Ili estas facilaj, sed precipe „sur”, „sub” elvokas erarojn. Ankaŭ la uzo de prepozicioj en aliaj lingvoj bezonas apartan atenton. Logika uzo de prepozicioj devus ŝirmi lernanton kontraŭ oftaj eraroj, sed pro interlingva interfero, ne okazas tio facile. En kelkaj semantikaj demandaj sektoroj (zonoj) ni vidas, ke situas kelkaj prepozicioj, ekzemple: kie?, kien?, kiam? En aliaj sektoroj estas nur unu prepozicio, ekzemple: por kio? – celo, kial? (pro kio?) – kaŭzo.
3
prezentaĵo – NdlR
IPR 09/124
— pàgina 25 del PDF —
Apartan instruon bezonas aplikado de respondoj al la demando: kiam? kiom da? Utilas helpaj mediatoroj 4 (vidu 1, 2, 3) kaj aldono. Rilate al subjekto (orbito 1) ni atentigu pri la ŝanĝoj semantikostrukturaj el aktivo al pasivo, ekz.: Mi legas libron – La libro estas legata de mi. En ambaŭ frazoj kiel aganto rolas mi. La subjektoj estas mi kaj la libro. Ekzercoj: 1.
donas al ricevas de X donas ion al Y Y ricevas tion de X X ricevas dankon de Y Y sendas dankon al X 2. vendas al aĉetas de (en) X vendas ion al Y Y aĉetas ion de X X ricevas monon de Y Y pagas per mono al X rezulto de ago: rezulto de ago: X posedas monon (ricevitan) de Y Y posedas aĉetaĵon (aĉetitan) de X 3. Kiu? Irena Szanser Kion faras? verkas artikolon. Pri kio? pri la Parolgenerilo. Kiel? eble ŝi tion faras ne sufiĉe klare. Por kiu(j)? por lernantoj kaj instruistoj. Kial? (pro kio?) pro amo al Esperanto, pro ĝia granda valoro por la mondo. 4. Kiu? X, Y, mi…, … veturas Kien? al Afriko. Per kio? per luksa aviadilo. Kiel?… tre longe sed komforte. Por kio? por partopreni en la ILEI-Konferenco en Benino. Kiam? je la 10-a horo matene, en lundo (lunde) (je) en/la 2a de julio de 2008 (jaro). Por kiom longe? por unu monato. Kial por unu monato? pro unumonata libertempo. 5. sidas Kiu?- tiu maljuna sinjoro en la griza mantelo. Kie?- en la parko, sur la benko, ĉe la granda arbo, apud la domo. Kiel?- sole, trankvile. 4
rimedoj (pli strikte: perantoj) – NdlR
IPR 09/125
— pàgina 26 del PDF —
Kiam? – dum matenoj, de la 8-a ĝis la 10-a. Por kio?- por pensi kaj ripozi. Kial?- pro sopiroj al junaj jaroj. Referencoj: 1. Semantika resumo de la Esperanto-gramatiko. 2. Semantika enhavo de la verba funkcio (kern-funkcio) kaj aliaj artikoloj en Elektitaj verkoj en Esperanto de Irena SZANSER, en la elektronika formo por eldono. 3. Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado de Irena SZANSER, ILEI, Budapeŝto 1992, p. 121-124.
El la landoj kaj sekcioj… Benino La 1-an de novembro 2008 okazis en la lernejo Aguidahoué seminario por la plej junaj lernantoj en Aguidahoué (grupo «Glorata estu Dio»). Gvidis la seminarion la neregistara organizo »Afrika centro mondcivitana». Kadre de la seminario oni havis Elecionojn kaj krom la ekzercado oni parolis pri la internaciaj organizoj kiel UEA, ILEI kaj SAT. Partoprenis ankaŭ la instruisto Norbert METOHOUE, kiu gvidas la klasan kurson en la lernejo por havi novan sperton pri instruado. La lernantoj bone parolas kaj skribas la lingvon kaj ŝatus korespondi poŝte. Aguidahoué estas vilaĝo situanta malproksime de la urbo Lokossa. La lernantoj ŝatus konatiĝi kun la interreto. Pro tiu deziro »Afrika centro mondcivitana» decidis organizi apartan seminarion por ili pri la uzado de interreto. La grupo ŝatus akcepti interesiĝontojn (enlande kaj/aŭ eksterlande), kiuj pretus instrui en la lernejo Aguidahoué. La vojaĝkostojn pagos „Afrika centro mondcivitana». Informis: François HOUNSOUNOU IPR 09/126
— pàgina 27 del PDF —
Brazilo La 25-an de oktobro, Lorena E-Klubo okazigis unu plian «Subĉielan Lecionon». Ĉi-foje, ni vizitis la bieneton kaj la domon, kie naskiĝis la fama brazila verkisto Monteiro LOBATO – la «Bieneton de la Flava Pego», en la urbo Taubaté, ŝtato San-Paŭlo. Partoprenis dek unu gesamideanoj el kvar urboj: Lorena, Guaratinguetá, Jambeiro kaj Fortaleza (!). En bela vetero, la grupo legis biografieton de Monteiro LOBATO kaj praktikis dialogon pri la teksto. Poste oni lernis la nomojn de pluraj birdoj en E-o. Sekvis promeno tra la bela bieneto kaj vizito al la domo, kiu funkcias kiel muzeo. Oni fotis la grupon kaj multaj turistoj atentis pri nia uzado de E-o kaj pri la verda flago. Post la promenleciono la grupeto manĝis en agrabla restoracio, en Taubaté. Oni planas okazigi proksiman «Subĉielan Lecionon» en Lorena, komence de 2009, ĉe «Bieneto de Floroj».
Informis: Paulo Sérgio VIANA
IPR 09/127
— pàgina 28 del PDF —
Germanio Studsesio-sistemo de Interkultura Centro Herzberg (ICH) por instrukapabligado, klerigado, pluklerigado: estas ellaborata modul-sistemo por trejnado de instruantoj, kursgvidantoj. La enhavo de la moduloj estas en harmonio kun la postularo de la lingvopedagogia kurso de UAM. Temas pri kompleksa lingva kaj faka kursaro, prelegsesioj pri metodiko, literaturo, lingvistiko, historio, kulturo, informado, varbado, movadaj konoj ktp. Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Planataj sesioj por akiri kreditpoentojn en 2009: Pasko-semajno:10-14 aprilo, 01-03 majo, 02-09 aŭgusto, 09-12 oktobro (Torpedo-5), 11-13 decembro (kun jubilea Zamenhof-festo) Detaloj: Zsófia KÓRÓDY, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz *** AGEI-kunsido dum Eŭropa Es-Kongreso/Germana E-Kongreso, 28.0503.06.2009 en Herzberg am Harz. La ĉeftemo de la kongreso: E-o por multkultura Eŭropo. La Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI) okazigos sian jarĉefkunvenon dum tiu evento. Strategiaj planoj por E-instruado, kunordigo de fakaj laboroj. Ellaboro de kaj partopreno en internaciaj projektoj. Detaloj: http://gek-eek.esperanto-urbo.de aŭ Zsófia KÓRÓDY, prezidanto de AGEI, zsofia.korody@esperanto.de *** Oferto por lernemuloj, staĝantoj de 1 semajno ĝis 1 jaro ĉe Interkultura Centro en Herzberg am Harz, Germanio. Lingva kaj movada trejnado por staĝantoj. Ege favoraj kondiĉoj (jam de 100 EUR/monato): – lingva, movada spertiĝo en medio, kie E-o estas ĉiutaga laborlingvo; – faka spertiĝo je instruado en lokaj lernejoj kaj junulara laboro; – metodika spertiĝo observante-provante; – spertiĝo en tradukado, ĉiĉeronado; – spertado de la organiza, administrada laboro de Esperanto-Centro; – kunorganizado de renkontiĝoj, konferencoj; – kaj amuzado, partopreno en oftaj E-eventoj okazantaj dumjare; – helpado ĉe kunkonstruo de E-urbo; – uzo de biblioteko, arkivo, son- kaj filmkolektaĵo; – moderna loĝejo kun 3 ĉambroj en la urbocentro, do eĉ por 2-4 personoj paralele; – bone ekipita kuirejo (kuirejaj maŝinoj, eĉ telerlavilo)
IPR 09/128
— pàgina 29 del PDF —
Ankaŭ por ekstereŭropanoj! La unua kvarmonata periodo bonege sukcesis inter aprilo-julio 2008. Aŭtune dum 3 monatoj staĝis junulo el Koreio. Detaloj: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, esperanto-zentrum@web.de
Nederlando D-ro. inĝ. W.H. JANSEN (1948) estis nomumita speciala profesoro pri Interlingvistiko kaj E-o ĉe la Fakultato de Homaj Sciencoj de la Universitato de Amsterdamo (UvA). La katedro estas kreita de la Fondaĵo Internacia E-Instituto. Wim JANSEN por sia instruado enfokusigas interlingvistikon (scienco pri la artefaritaj lingvoj) kaj la akiradon de la lingvo E-o. Lia esploro ĝis nun koncentriĝis en la sintakso kaj tipologio de E-o. Jansen finstudis pri Aviadilkonstruado en Delft (1970) kaj pri Kompara Lingvistiko specialiĝinte pri la eŭska en Leiden (1989). Post kariero en la eŭropa astronaŭtiko li aktiviĝis kiel publikigisto kaj lingvoinstruisto en la plenkreskula edukado. Li ekzemple publikigis la unuan vortaron eŭskan-nederlandan. Ekde 2002 JANSEN estis universitata instruisto pri Interlingvistiko kaj E-o ĉe la sekcio Lingvistiko kaj Literaturo de UvA. Dume li verkis tezon pri la vortordo en E-o, per kiu li promociiĝis en 2007 ĉe UvA. Atilio ORELLANA ROJAS
Pollando UAM/ILEI instruista trejnado en Poznań, laŭ komuna instruprogramo, (1-jara, metodika, kun prelegsesioj pri literaturo, lingvistiko, movado, kulturo. 2-foje unusemajna ĉeesta, dumjara faka distanclernado), akiro de UAM/ILEI-diplomo. Sekva kurso: septembro 2009 Grava alvoko: lernu pri la supre menciitaj fakoj kaj fariĝu E-instruisto! Akiru renoman atestilon pri lingvoinstruado! Detalojn pri la studoj, studprogramo bv. peti de d-rino Ilona KOUTNY, akademiano, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznań
*** Grupo de bazlernejanoj en la vilaĝo Rdziostów, 8 km-ojn for de Nowy Sącz (en la suda parto de Pollando, ĉ. 30 km-ojn de la slovakia limo) serĉas kontaktojn tutmonde [vd la foton sekvapaĝe – NdlR]. Ili aĝas 9-11 jarojn kaj komencis la E-lernadon en oktobro 2008. Kontaktu la instruistinon Jolanta KIERES rete: <jola11k@interia.pl>
IPR 09/129
— pàgina 30 del PDF —
Serbio La 12-an de decembro 2008 en la lernejo por gelernantoj kun difektita vidpovo „Veljko Ramadanović“ en Zemun oni festis la tagon de la lernejo (la dato de la fondiĝo de la lernejo antaŭ 91 jaroj). Kiel ĉiam, en la programo partoprenis ankaŭ anoj de la E-sekcio de la lernejo. Ĉi-jare la gelernantoj prezentis poemon de la plej konata serba porinfana poeto Jovan JOVANOVIĆ ZMAJ „Petro kiel doktoro“. La poemon tradukis sano Zlatoje MARTINOV kaj publikigis en sia libro „Al la mondo donace“. La solenan okazaĵon vizitis multaj gastoj, inter kiuj ankaŭ delegitoj el la ministerio por klerigado. En la lernejo E-o estas instruata ekde la jaro 1920. Kadre de la lernejo estas elementa kaj meza gradoj. El ambaŭ gradoj Ekurson frekventas po unu grupo da gelernantoj. Etelka KISS-JAKUPOVIĆ
IPR 09/130
— pàgina 31 del PDF —
Reagoj Pri «Misfrazoj» (en IPR, 08/4, p.28-29) Mi ĝojas, ke denove estas rubriko de Rob MOERBEEK en IPR. Sed ĉi-foje mi ne estas tute kontenta pri ĝi. Se mi, ekzemple, legas la frazon nro 4 «Kion ajn li asertu esti, li ne devu konduti sin tiom fremda», tiam mi tute ne komprenas la frazon. Kiel mi do povus korekti ĝin??? Nur s-ro MOERBEEK povas fari tion, ĉar nur li scias, kion li intencis skribi! Tial mi proponas jenon: Unue s-ro MOERBEEK skribu la ĝustajn frazojn. Poste li aldonu la misfrazojn (skribitajn de iu lernanto). Nun sekvu la tasko por la legantoj (la instruistoj), ke ni klarigu al la lernanto, kial kelkaj frazopartoj estas malĝustaj. Tiujn klarigojn ni sendu al vi. Tiam vi havos belan reagon al via revuo kaj vi povos skribi: «s-inoj x x kaj s-roj x x sendis bonajn klarigojn». Kaj poste vi aldonu la ĝustajn klarigojn kaj per tio ni povus kompari niajn klarigojn kun la ĝustaj. Tiel ni mem povus multon lerni. Pri la solvoj sur paĝo 29 mi havas jenan komenton: 1-a frazo: «Kiam ni revenis hejmen» estas malĝusta solvo, ĉar «reveninte hejmen» signifas «Kiam ni estis revenintaj hejmen». Samtempeco estus «Revenante hejmen». 4-a frazo: «tiel (tiom) strange». Oni nepre devas klarigi la diferencon inter la normala gradesprimo de la konduto kaj la eksterordinareco de tiu konduto. 7a frazo: La germana vorto «abholen» estas «iri por preni», kiel la «lernanto» ĝuste skribis. «Irpreni» estas terura vortkunmeto. Provu analizi ĝin!! Krome PAG jam avertis pri la problemo uzi du infinitivojn kune «veni preni», kiuj ankaŭ sonas terure. 11a frazo: Devas esti: (ĝuste nun atingis) Josef SCHIFFER, Germanio
Pri „Kiel mi perdis 5 jarojn…” (en IPR 08/1, p.18-22) Leginte en IPR 2008/1 la leteron de d-ro Lajos MOLNÁR, oni povas bone kompreni la kialojn pri la sintenoj de la plej multaj homoj, kiuj tute malmalice, plenfide submetiĝas al la aŭtoritatulaj plej disvastigitaj opinioj. Por juna menso, se ne fidi al la “kleraj” societaj modeloj, kiel universitataj profesoroj, al kiu rigardi? Vere kortuŝa estas la reago de prof. Claude PIRON, kies malapero estas katastrofa perdo por la tuta E-movado, kiu laŭ sia tuta vivo cerbumis IPR 09/131
— pàgina 32 del PDF —
por kompreni ĝuste tiujn psikologiajn mensprocesojn. Li mem diras, ke li multon komprenis, sed ne komplete kaj ke ankoraŭ ne eblas “digesti” la antaŭjuĝajn, preskaŭ tabuajn, superstiĉajn rifuzojn al io entute feliĉiga. Malgraŭ lia nerefutebla, vaste rekonata kompetento, tamen li konscias, ke la streboj diskonigi studojn kaj konkludojn pri tio ne sufiĉas por konvinki multajn homojn, pri la bono de nia afero. Dum mia pli ol kvindekjara esperantista vivo, mi multfoje gvidis kursojn, prelegis, verkis en la sama direkto, danke al miaj studoj pri sociologio, psikologio kaj antropologio, certe neniel kompareblaj kun tiu de la kara Piron, sed kiel li, mi spertis la ekziston de la samaj baroj eĉ inter la esperantistaro. Tre ofte, kvankam donante vivantajn ekzemplojn, mi konstatis, ke la plej multaj amikoj de la lingvo samideanas nur dum kurso, renkontiĝo, kongreso, sed ekstere malmultaj aŭ neniu scias pri iliaj pensoj kaj faroj tiurilate. Provoke, ankaŭ al si mem, oni povas diri: «Ĵetu la unuan ŝtonon, kiu neniam kaŝis sian esperantistecon», ĉu por eviti mokojn, ĉu por ne perdi prestiĝon ktp., eble por poste bedaŭri pro la perditaj okazoj, sed tiam mankis kuraĝo aŭ plena konvinko, kelkaj poste eĉ suferas kulpokompleksojn. Koncerne al tio mi multfoje tuŝis la temon de la psikologia dependo de la homoj per artikoloj kaj prelegoj, bedaŭrinde nur kun la etaj rezultoj aluditaj de la supraj aŭtoroj. En la intenco kontribui por pli profunda studado kaj kompreno de la tre verŝajne plej grava temo por ni esperantistoj, t.e. kiel venki la antaŭjuĝan reziston kaj akran, eĉ koleran rifuzon al nova lingvo, por pli bona kompreno de la homa pensmaniero kaj sekva agmaniero, mi sendas tekston, en la espero, ke ĝi utilos al ĉiuj por daŭrigi la meditadon, sed ĉefe al tiuj kiuj instruas kaj devas transirigi ne nur gramatikerojn, sed aparte profundajn konvinkojn. Mi ŝatus ricevi viajn opiniojn pri tio. Mi antaŭdankas pro la bonvola atento. Kun la plej elkoraj amikaj sentoj: Romano BOLOGNESI, d-ro pri sociologio, IFEF-Prezidanto
Pli da pesado ĉe la uzo de simpligoj! de Johano PETIK (Hungario) La klopodo simpligi la esprimojn ĝis la limo de ebloj karakterizas (kaj ĉiam –is) la parolantojn-uzantojn ne sole de E-o, sed ankaŭ de iu ajn artefarita aŭ etna lingvo. Problemoj estiĝas nur, se oni transpasas la limojn de ebloj. En E-o troviĝas eĉ ne unu el tiaj esprimoj, ĉe kiuj oni povas IPR 09/132
— pàgina 33 del PDF —
demonstri tiun transpason. Kelkajn el ili mi prezentis en mia broŝuro (titolita „Kritikaj rimarkoj pri la lingvo Esperanto”), nun mi vortigas plian kazon ĉi tian, tie ne menciitan. Temas pri la modo uzi tiajn simplegajn esprimojn, kiel „dankon”, „bonvenon” k.s. anstataŭ ilian plenan formon „mi dankas (vin/al vi)”, resp. „vi estas/estu bonvena” k.t.p. aŭ (kiel vi tion vidos malsupre) ilian gramatike pli taŭgan formon simplan. Kiel tion ankaŭ la titolo sugestas, mi volas ne kategorie pledi kontraŭ la formo simpla (mallonga), ĉar la menciita klopodo simpligi restas kaj restos daŭre akompananta la lingvouzadon. La kompleta kaj simpla formo mem vehiklas sian respektivan krominformon sekundaran – la motivon por uzadi la simplan formon prezentas supozeble la bezono esprimi ĉi tion. (Ekz. la formon „Mi dankas vin/al vi.” ni uzadas celante esprimi profundan dankemon pro ia ricevita servo, komplezo, kiam la nura dankado eble „valoras” malpli ol la servo, komplezo. En ĉi lasta kazo ankaŭ la respondo estas „nedankinde”.) La nuna modo uzadi pleje la mallongan formon ŝajnas havi la kromefikon eklipsi la eblon povi esprimi ambaŭ krominformojn. Ĉe instruado, tio evidentas, ni konatigas ambaŭ formojn de la respektivaj esprimoj, kaj tio estas konsilinda atentigi ankaŭ pri iliaj sekundaraj funkcioj. Sed ekzistas ankaŭ plia konsidero, kiu igas nin esti pli ol ĝis nun singardemaj rilate la uzadon de la mallongaj formoj (kaj ne mankigi la mencion ankaŭ ĉe instruado). Mallongaj formoj do ekzistas ankaŭ en etnaj lingvoj: la ekvivalento ekz. por nia „dankon” en la angla estas „thanks”, en la germana „danke”, en la hungara „köszönöm”, en la slovaka „ďakujem” k.t.p. Rimarku, ke ĉe ĉi tiuj ekvivalentoj la formo akuzativa substantivo troviĝas (eble) en la angla (la malcerton ĝiakaze kaŭzas la manko de morfemo por la akuzativo). Anstataŭ plena konatigo mi mencias ankoraŭ la ekvivalentojn de nia „gratulon”: angle: „congratulations”, germane: „gratuliere”, hungare „gratulálok”, slovake „gratulujem”. Do, la formo akuzativa substantivo ankaŭ ĉi tie troviĝas, krom en E-o, (eble) sole en la angla. Tio ĉi induktigas la konkludon, ke la mallonga formo konvenas unuavice en lingvoj kun fleksiaj verboj, dum en nia E-o la verboj estas nefleksiaj. Ĉi tiel nia „dankon”, „gratulon” k.s. rigardeblas kiel lingvaj unikaĵoj, idiomoj. Sed temas nur pri idiomoj? Antaŭ ol provi respondi ĉi tiun demandon, ni devas ankaŭ iom esplori la demandon, ĉu la uzado de la akuzativo en tiuj kazoj estas tiel memkomprenebla, kiel la disvastiĝo de la entema modo tion sugestas. Se IPR 09/133
— pàgina 34 del PDF —
konsulti la solan referencan lingvon (alm. en Eŭropo), en kiu la akuzativa morfemo ekzistas, la hungaran, ni trovas, ke tiun formon – ĉe unuvortaj esprimoj, kiel ankaŭ niakaze – oni uzadas por esprimi postulon. Ilustre mi mencias tiajn ordinarajn postulojn de senlaboruloj (laboristoj k.s.), uzatajn ĉe manifestacioj, kiel „Munkát! Kenyeret!” (= Laboron! Panon!). Simila formo troviĝas ankaŭ ekz. en la refreno de poemo de J. Baghy „Ne plu militon! Pacon, nur pacon!”. La lakona akuzativa formo do ankaŭ en E-o esprimas pleje postulon, kio metigas la demandon, ĉu ankaŭ kaze de „dankon” k.s. temas ne pri postulo. Des pli, ĉar ekz. gepatroj povas ankaŭ ĉi tiel postuli de siaj tre junaj idoj la mankigitan (/forgesitan) esprimon de dankado, salutado k.s. Ni do devus esti pli singardaj ĉe la uzado de la akuzativa formo en tiaj kazoj. Konsideru, ke Z verŝajne pensis jam ĉe la fontoj pri la afero, inventante tiajn formojn (alternativajn), kiel dank’, salut’ (eble eĉ pardon’). Ankaŭ mi do konsilus uzadi ĉi tiujn, pli taŭgajn formojn anstataŭ la enmodajn.
Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto de Thierry SALOMON «Estu tre singarda kun viaj vortoj, ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!» (L.L. Zamenhof en letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44, plena verkaro p.442) En pluraj tekstoj la ĵus forpasinta svisa psikologo Claude PIRON klarigis, ke ofte la kontraŭstaro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al E-o radikiĝas en subkonsciaj timoj. Tial dum informado pri E-o, necesas eviti la riskon de malbonaj elvokaĵoj kaj de miskomprenoj. Ofta antaŭjuĝo Unu el la plej oftaj antaŭjuĝoj rilate al E-o estas, ke ĝi celas anstataŭi la aliajn lingvojn. Pro tio en la unuaj du frazoj de via informilo aŭ alparolo, anstataŭ ĉiam komenci per Zamenhof (kio certe povas aspekti kiel persona kulto kaj eĉ iom sektece), nepre indas malebligi aŭ korekti tiun
IPR 09/134
— pàgina 35 del PDF —
miskredon. Alikaze via tuta argumentado, kiu sekvos, ne utilos eĉ se ĝi baziĝas sur la plej raciaj pensoj, ĉar la leganto/aŭskultanto reagos emocie. Tuj ĉe la komenco vi povas diri ekzemple, ke E-o estas lingvo por faciligi la komunikadon inter personoj, kiuj ne havas saman gepatran lingvon. Pro la sama antaŭjuĝo evitendas miskompreneblaj esprimoj kiel „universala lingvo”, „unu lingvo por la tuta mondo”, „tutmonda lingvo”, „komuna lingvo por la tuta mondo”… Anstataŭe vi povas uzi „interkultura”, „interpopola”, „intergenta”, „internacia”. Vi povas eble eĉ emfazi la „inter” (ekzemple INTERnacia). Same ne uzu la esprimon „problemo de la plurlingveco” anstataŭ „problemo de la lingva baro”, alikaze la publiko pensos, ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco, tio estas forigi plurlingvecon mem… Ofta baza argumento La facileco de la lingvo estas la ĉefa argumento en la plej multaj informiloj. Bedaŭrinde por tio ofte estas uzata la vorto „simpla”, kiu havas pejorativan signifon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimon „facila lingvo” aŭ pli precize „la malplej malfacila”. Alikaze oni riskas sugesti la ideon de malriĉa lingvo. Cetere facileco ne estas kialo por lerni ion. Estas multaj aferoj, kiujn eblas facile lerni sed estas bonaj por nenio. Por la publiko estas pli interese scii, ke E-o estas lernebla amuziĝante. Por eviti la miskredon pri malriĉa lingvo, vi povas montri librojn (tradukojn de famaj literaturaj verkoj, aŭ originalajn verkojn). Anstataŭ facileco via ĉefa argumento povas esti „interkultura dialogo”, „nediskriminacia interpopola komunikado”, „uzebla en multaj landoj”, „lerni Eon estas pli amuze ol ludi sudokon”, ktp… depende de via celpubliko. Sudamerika aŭ afrika landeto? Pro la sciostrukturo en la cerbo, la publiko havas ankaŭ problemojn „digesti” la ideon de lingvo ne ligita al lando. Tial oni prefere ne malfaciligu tion per tipaj naciaj simboloj: flago, kiu aspektas tiel kiel tiuj de lando, kaj himno. Ankaŭ esprimoj kiel „diasporo”, „Esperantio/ujo” estas evitendaj pro la sama kialo. Pliaj diversaj evitindaj esprimoj: „artefarita lingvo”, „kreinto”, „havas nur 16 regulojn”, „apartenas al neniu”.
IPR 09/135
— pàgina 36 del PDF —
„La internacia lingvo”: Se vi uzas la frazon kun „la”, la publiko kontraŭos, ke la angla estas la internacia lingvo. „Dua lingvo por ĉiuj”: elvokas ideon de devigeco. Multaj homoj estas plurlingvaj, do E-o simple ne povas esti ilia dua lingvo. Ĉu ĉiu homo devos lerni ĝin? Vortoj, kiuj povas havi politikan aŭ totalisman elvokaĵon: „movado”, „samideano”, „fina venko”, „ligo”, „-ista junularo”, „propagando” kaj en kelkaj lingvoj kaj kuntekstoj la sufikso „-ist”. Malveraĵoj: „Albert Einstein apogis E-on”, „pola Zamenhof”, „ne havas esceptojn” ktp…
Prakaŭzo de multaj informadaj fuŝoj Verŝajne la plej granda problemo pri la E-informado estas, ke tiuj, kiuj verkas la tekstojn, ne metas sin aŭ ne kapablas meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas E-on. Kelkaj ekzemploj: por iu, kiu jam konas E-on, estas evidente, ke: Ĝi ne volas forigi la aliajn lingvojn. Sur nigra-blanka informilo nigra stelo simbolas verdan stelon. En ekzemplofrazo en gazeto aŭ aliloke, kie ne eblis uzi la ĉapelitajn literojn, la iksoj estas nur anstataŭiloj por supersignoj, ktp. Por la ĝenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj… Pluraj miskompreneblaĵoj fortigas unu la alian5 Miskomprenebla esprimo aŭ ilustraĵo ne kaŭzos misinterpreton ĉe ĉiu, sed RISKAS fari tion ĉe KELKAJ personoj. Do tiu teksto ne asertas, ke ekzemple „universala lingvo” estos miskomprenita de ĉiuj. Sed se por vi ĝi tute ne estas miskomprenebla, tio ne signifas, ke la samo estas vera por ĉiuj. Ĝenerale unu tia diversmaniere komprenebla vortumo aŭ desegno ne tro damaĝas. Sed se estas pluraj tiaj, ilia efiko obliĝas. Kaj bedaŭrinde en tipa varbilo por E-o troveblas multaj tiaj aferoj…
5
NdlR: Kion vi vidas sur la supra (dusenca) grafikaĵo?
IPR 09/136
— pàgina 37 del PDF —
Kontrololisto Jen sube propono de kontrololisto por provi elkribri la kutimajn erarojn dum informado pri E-o. Bedaŭrinde eblas sperti, ke la esperantistoj pli volonte pretas reformi la tutan lingvon ol ŝanĝeti siajn ĉi-temajn kutimojn. Kaj dume la fambildo de la lingvo ne boniĝas kaj la rebatservoj plejparte servas nur al estingo de fajroj, kiujn oni iel mem ekigis… Ĉu vi difinis vian celogrupon kaj adaptiĝis al ĝi? Ĉu vi legis bazajn tekstojn aŭ librojn pri E-informado? Se vi ne konsentas pri kelkaj iliaj konsiloj kaj decidas ne sekvi ilin, ĉu vi faris opinienketon en via celgrupo, kiu montris, ke vi povas preterlasi tiujn konsilojn? Aŭ ĉu tiu decido baziĝas sur antaŭsupozo via? Ĉu vi metis vin en la situacion de iu, kiu ne konas E-on? Ĉu la varbilo ne estas miskomprenebla? Ĉu vi racie pripensis kaj planis ĝin, aŭ ĉu ĝi sekvas nur kelkajn malnovajn kutimojn kaj simple reuzas la tradiciajn sloganojn kaj ilustraĵojn? Ĉu ĝi vere estas taŭga por informi pri E-o, aŭ ĉu ĝi nur estas fanfaronilo pri E-o aŭ esperantismo. Ĉu ĝi ne estas tro longa? Ĉu ĝi estas bone legebla kaj ĉu la koloroj harmonias? Ĉu vi provis ĝin kun kelkaj homoj antaŭ ol uzi/multobligi ĝin?
Literaturo − Retejo pri E-informado kun bibliografio, citaĵoj, arkivo de kaj ligoj al bazaj tekstoj kiel la „Principaro de informado pri la internacia lingvo”, „Por pli efika informado”, ktp… http://interpopolalingvo.inf.hu − Filmetoj kaj bildoj pri miskompreneblaj simboloj: http://www.ipernity.com/doc/32070 − Artikoloj de Claude PIRON pri la psikologiaj reagoj koncerne E-on (en pluraj lingvoj): http://claudepiron.free.fr/articles.htm − Listo de miskredoj pri Esperanto (hungare): http://groups.yahoo.com/group/espen-hung/message/11721 − Reta Informado-Centro (RIC): http://informado.net/article.php?a=23, http://informado.net/index.php?art=3
IPR 09/137
— pàgina 38 del PDF —
Por via notlibro La novtipa UEA-ekzameno sukcese premieris Post kelkjara laboro, je la jarŝanĝo debutis la nova E-ekzameno, kiu estas konforma al la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj lingvaj kapabloj en la niveloj B1, B2 kaj C1. Partoprenantoj de la Internacia Festivalo (IF) en Düsseldorf havis la bonŝancon esti la unuaj por trapasi tiun internacie rekonatan ekzamenon. Sume 8 personoj el 6 landoj uzis la eblon: 3 el ili elektis la nivelon B2 (forta meznivelo postulanta fluan parolkapablon, bonstilan memstaran verkadon, komprenkapablon de tekstoj el la ĉiutaga vivo) kaj 5 kandidatoj aliĝis al la pli supera nivelo C1. Laŭ la regularo kontraktita kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, Hungario, la skribaj taskoj (farendaj en 180 minutoj en B2 kaj en 240 minutoj en C1) estos korektataj tie fare de spertaj fakuloj, kiuj prizorgas la akredititajn samnivelajn ekzamenojn aprobitajn ankaŭ de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE). La surlokajn buŝajn ekzamenojn en Düsseldorf gvidis Renato CORSETTI kaj Zsófia KÓRÓDY, ambaŭ trejnitaj ekzamenantoj laŭ la KER-postuloj. UEA kore gratulas la unuajn ekzamenitojn, kiuj bonege sukcesis en la buŝa parto. Estas ĝojige, ke tiom multaj ekzameniĝantoj anoncis sin malgraŭ la jarfina festo kaj la mallonga tempo, kiu restis post la fina decido okazigi la ekzamenojn ankoraŭ en 2008. Ekde nun eblos regule organizi tiujn normigitajn UEA-ekzamenojn en grandaj internaciaj renkontiĝoj aŭ aliloke, kie estos grupo de kandidatoj por almenaŭ unu el la tri niveloj. Por 2009 estas jam planataj ekzamensesioj dum la Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg, Germanio, inter 10-17 aprilo; dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA (Roterdamo, Nederlando) en majo; kaj dum la 94-a UK en Bjalistoko (Pollando) en julio. Pli detalaj informoj pri la ekzamenoj: <http://www.edukado.net /pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/> Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 314.
IPR 09/138
— pàgina 39 del PDF —
Somera Esperanto-Studado ankaŭ somere 2009 Jam trian fojon okazos SES (Somera Esperanto-Studado) ĉi-somere. Pro la bela kaj taŭga loko ĝi okazos samloke kiel last-jare, en la ĉarma urbeto Modra-Harmónia en Slovakio, nur 30 km de Bratislava, 90 km de Vieno kaj ĉ. 220 km de Budapeŝto. Ĝi okazos inter la 10-a ĝis la 18-a de julio 2009 – dato speciale elektita por ke oni povu daŭrigi sian someran Eumadon en IJK (estas preparata komuna vojaĝo), aŭ en ILEI-Konferenco en Krakovo. La programo de la aranĝo konsistas el kelkaj partoj: • Antaŭtagmeze – instruado de E-o; • Posttagmeze – ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.; • Vespere – kulturaj programeroj: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, vingustumado, diskoteko… La instruadon gvidos spertaj E-instruistoj en 4-5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Fine de la aranĝo la partoprenontoj ricevos atestilojn pri la 26-hora kurso, laŭ la niveloj de nova referenckadro de A1 ĝis C1.
Surfote: ekskurso de SES-anoj en Vieno dum SES 2008 IPR 09/139
— pàgina 40 del PDF —
Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti plurajn prelegojn pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro, laborgrupon pri la estonto de la projekto. La teamanoj estos je via dispono dum la tuta semajno: eblos kun ili diskuti, demandi, proponi ion ajn, rilate al la paĝaro. (Rim: La lernu!-parton de la programo kunfinancas ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu financas ankaŭ la kreon kaj funkciadon de www.lernu.net kaj kelkajn aliajn projektojn de E@I. Aldona kunfinancanto de SES 2009 estas „Ido-fondaĵo“ el Svedio.) Kunlabore kun ILEI aperas ĉi-jare nova eblo: por progresintoj, instruemuloj (la plej altnivela grupo) – seminario „Flugiloj de malfacila vento“ kaj por spertuloj, pretaj estonte eĉ gvidi similajn seminariojn ankaŭ seminario „Gvidu la flugilojn“. Plua novaĵo de la aranĝo estas eblo pasi ILEI-ekzamenojn, kion deziris pluraj pasintjaraj partoprenantoj. Pli da informoj riceveblas de ses@lernu.net aŭ ĉe www.lernu.net.6 Peter BALÁŽ, E@I-kunordiganto, SES-organizanto
Pri nia konferencejo en Krakovo La Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WyŜsza Szkoła Zarządzania i Bankowości – WSZiB) en Krakovo invitas al unuagradaj studoj pri sociologio, informadiko, direktado, financoj kaj kontado, samkiel al studoj duagradaj (SUM). WSZiB estas moderna altlernejo. Ni emfazas la scipovon de memstara pensado kaj decidado, al kio servas negocaj simulludoj, utiligataj dum la lecionoj. Diplomito de WSZiB kapablas fondi propran firmaon kaj bone regas fremdan lingvon. La programo de la studoj inkluzivas ankaŭ kursojn de jenaj elekteblaj fremdaj lingvoj: la angla, la germana, la franca, la itala, la hispana, la rusa kaj Esperanto. En la instruado estas utiligataj modernaj metodoj de e-lerno. La lernejo disponas pri modernaj komputilaj ĉambroj, bonega hardvaro (ĉirkaŭ 600 komputilaj laborlokoj kun konstanta retkonekto, sendrata enlerneja Wifi-reto) kaj ofertas multajn aldonajn kursojn de la tipo CISCO Systems aŭ Microsoft por plilarĝigi la informadikan scion. WSZiB estas ankaŭ renoma ekzamena centro de Pearson Vue kaj EDCL (Eŭropa Certigilo de 6
Raporto pri la pasintjara SES legeblas en IPR 2008/3, p.35-38. – NdlR
IPR 09/140
— pàgina 41 del PDF —
Komputilaj Scipovoj). En WSZiB oni povas akiri prestiĝan certigilon de sciado pri financoj – ACCA. La programo de la studoj entenas devigan trejnadon, dum kiu la studentoj havas okazon elprovi siajn sciojn kaj kapablojn. En WSZiB dinamike funkcias ankaŭ Kariera Oficejo, kiu okupiĝas pri eksterlandaj trejnadoj, laborofertoj kaj staĝoj. WSZiB havas bone funkciantan sistemon de stipendioj. La studentoj kun konforma poent-averaĝo lernas senpage aŭ ĝuas partan elspezrepagon. Jam dum la unua studjaro oni povas studi senpage aŭ kun granda kostredukto, se oni ekhavis Diamantan (kun la valoro de 2000 zl semestre) aŭ Oran (kun la valoro de 1000 zl semestre) Studlibreton de WSZiB. En 2005 la lernejo estis distingita per »Premio de la Studenta Medio 2005», kiu estas atribuata de la Studenta Parlamento de Pola Respubliko en la kategorio «Studento-amika lernejo».
Konkurso por ILEI-Konferenco 2011 ILEI estas la ununura E-organizo, kiu konferencas en ĉiuj kontinentoj: 2007 – Azio (Ranzan, Japanio) 2008 – Afriko (Portonovo, Benino) 2009 – Eŭropo (Krakovo, Pollando) 2010 – Ameriko (Kubo) 2011 – proponu vi! ILEI-Konferenco povas okazi ĉie, kie estas aktivaj e-istoj. Ĉu vi ŝatus partopreni en tiu tre grava evento – kunveno de E-instruistoj – veraj kaj ĉefaj disvastigantoj de la lingvo? Ĉu vi revas, ke la plej aktiva e-ista faka asocio konferencu ĉe vi? – Neniu problemo! – Invitu la ILEI-Konferencon! Tiukaze vi havos eblecojn: – konatigi la mondan esperantistaron kun via agado surloka, – montri al via loka medio, kiom utilas Esperanto,
IPR 09/141
— pàgina 42 del PDF —
– preskaŭ senkoste partopreni en unu el plej gravaj movadaj eventoj, – perfektigi vian lingvokonon, interŝanĝi spertojn, – trovi amikojn kaj kolegojn por profesia agado. Por pretigi la inviton bonvolu trafoliumi la lastajn jarkolektojn de IPR kaj rigardi la informojn pri la pasintaj konferencoj en la retpaĝo de ILEI – www.ilei.info – ĉe Konferenco aŭ rekte en http://www.ilei.info/ agado/ index.php?lingvo=eo aŭ kontakti la estraron de ILEI. Via propono kaj la subskribita Konferenca Regularo (ĝi troveblas en la retpaĝo de ILEI ĉe Dokumentoj) devas atingi la estraranon pri konferencoj ĝis la 1-a de majo 2009. Adreso: Aida ČIŽIKAITö, Kapiniu 11- 15 LT-50189 Kaunas Lietuva/Litovio, aidute@mail.lt. La estraro traktos ĉiujn proponojn kaj ĉiuj proponintoj ricevos respondon pri la elekto de la konferenca loko. La celo estas sufiĉe frue anonci pri la elektita loko kaj dato por tre bone pretigi la konferencon, por allogi kiel eble plej multe da partoprenantoj, por fari nian konferencon ŝatata kaj prestiĝa E-aranĝo, al kiu kunvenu ne nur instruistoj kaj instruantoj, sed ĉiuj lingvemuloj. Aliĝu al nia teamo invitante la konferencon en 2011! Por vidi, ke vere valoras partopreni kaj inviti ILEI konferencon – venu al Krakovo kaj spertu mem. Aida ČIŽIKAITö, estrarano de ILEI pri konferencoj
NdlR – Detalan informilon kaj aliĝilon por la 42a ILEI-Konferenco en Krakovo oni trovas en IPR 2008/4 sur paĝoj 34-40. La aktualajn konferencajn informojn (varbiloj, alvokoj, reta aliĝilo ktp) serĉu ankaŭ en la retpaĝo: http://www.ilei.info/agado /Krakovo.php. Sur la foto de Adam WILKUS: Barbakan en Krakovo
IPR 09/142
— pàgina 43 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mirejo.mireille@gmail.com
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5. Rete: <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 09/143
— pàgina 44 del PDF —
Katalunio: Pedro M. Martin Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, ES-17300 Blanes, Albanio: Vasil Pistoli, pmarti10@xtec.cat c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Korea Resp.: CHO Sung Ho, Muco, Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, Department of Biology, Inha selimibardhyl@yahoo.com Universitato, Incheon KR-402-751, Aŭstralio: Penny Vos, 14 Candelo St, Candelo NSW, 2550 shcho@inha.ac.kr Kroatio/KEL: Marija Jerković, (AU), penivos@yahoo.com Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, Belgio: Iwona Kocięba, mjerkovic@net.hr Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Kroatio/KEU: Ivan BekavacEdegem, iwona.kocieba@telenet.be Basić, Kuŝlanova 59, HR-10000 Benino: François Hounsounou, Zagreb, ilei@hes-keu.hr BP 226, BJ-Lokossa-Mono, Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, hounfranc@yahoo.fr Malecón 659 entre Belascoaín y Brazilo: vakas Gervasio; CU-10200 Ciudad de La geinstruistoj@ileibr.org Habana, kubesp@enet.cu Britio: Angela Tellier, Nederlando: Atilio Orellana 10 Marina Gardens, Felixstowe, Rojas, Riouwstraat 172, Suffolk, IP11 2HW (GB) angela@esperantoeducation.co.uk NL-2585 HW Den Haag, iesperanto@versatel.nl Ĉeĥio: Jana Melichárková, Norvegio: Anne-Karin Bondhus, CZ-696 02 Ratíškovice 938, Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, melicharkova@quick.cz Danio: Arne Casper-Mortensen, akbondhus@jkn.no Pollando: Piotr Nosek, Bryggervangen 70, 4. tv. ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 DK-2100 Kobenhavn, Kraków, piotr.esp@gmail.com arnecasper@dbmail.dk Rumanio: Mihai Trifoi, Finnlando: Carola Antskog, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, Brokärrvägen 89, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, FI-25700 Kimito trifoi@honoris.ro cantskog@kolumbus.fi Rusio: Irina Gonĉarova, Francio: Michel Dechy, Moloeznaja 38-10, Odincovo 2, 65 allée de la Crémaillère, Mosk. obl. RU-143000, FR-59650 Villeneuve d’Ascq, mirina@online.ru michel_dechy@hotmail.com Svedio: Agneta Emanuelsson, Germanio: Zsófia Kóródy, Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 E-Centro, Grubenhagenstr. 6, Katrineholm, DE-37412 Herzberg/Harz, agi.emanuelsson@telia.com zsofia.korody@esperanto.de Svislando: Mirelle Grosjean, Hungario: József Németh, Grand-rue 9. Pf. 9, Fő u. 41/5, HU-8531 Ihász, CH-2416 Les Brenets, jozefo.nemeth@gmail.com mirejo.mireille@gmail.com Irano: Hamzeh Ŝafii, Togolando: Attiogbe-AgbemaP.O. Kesto 17765-184, don B., Mensah, T.I.E.To, B.P. IR-Teheran, 13169, Lomé, esp.togo@cafe.tg hamzeh@esperanto.org Ukrainio: Nina Daniljuk, Italio: Luigia Oberrauch Madella, prospekt Sobornosti 32-108, via Prampolini 8, UA-43026 Luck-26, IT-43100 Parma, nina_daniljuk@ukr.net silkovojo@aliceposta.it Usono kaj Kanado: Doroteo Japanio: Isikawa Tieko, Holland, 5140 San Lorenzo Dr, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama Santa Barbara CA 93111-2521 JP-353-0006, (US), dorothyh77@gmail.com isksanjo@ff.e-mansion.com
SEKCIOJ
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off Main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radp@ptt.yu Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru
— pàgina 45 del PDF —
Posedo
Kies? (=de kiu(kio))?
Kvalito
Temeco
Pri kio? (kiu)?
ties, ies, ĉies, nenies
Kia? tia,ia, ĉia, nenia
pri tio, io, ĉio, nenio
Loko en la vico
Rimedo de
Kioma?
el, de, kun, sen, pri
tioma, ioma, ĉioma, nenioma
Loko en la spaco
Kie? tie, ie, ĉie, nenie
per tio, io, ĉio, nenio
-a
de je en
super en sur sub apud ĉe antaŭ ĉirkaŭ inter
-a
-o
-a (n)
Kion?
Kiun? Kiu?
Kio?
tiu, iu, ĉiu, neniu
tio, io, ĉio, nenio
-i
0
1 …
-ant…
-o
-e (n)
pro
tra, dum, inter, ĉirkaŭ, por, de…ĝis
Kaŭzo
pro tio (io, ĉio, nenio)
2
.
tiel, iel, ĉiel, neniel
1
tiun iun ĉiun neniu n
Kiel?
de ->al el ->ĝis de sur … al sur … laŭ, tra trans
(n)
-j -i
kun, laŭ, sen
-e -o
-o
X Y
-e
-e
Kial? Pro kio(kiu)?
per
-n
mi vi …
1 …
Maniero de ago
Per kio? (kiu)?
pri
3
4
Kiam? tiam, iam, ĉiam, neniam
por
-e (n) antaŭ, je, post, en , de inter, ĉirkaŭ
5
Celo
Por kio? (kiu)?
-e (n)
Loko en la tempo
Daŭro en la tempo
Kien? tien, ien, ĉien, nenien
-i -o
-at- (de) …
tion ion ĉion nenion
Direkto, movo
por tio, io, ĉio, nenio da, por, ĉirkaŭ, per, je
Kvanto, Mezuro
Kiom? tiom, iom, ĉiom, neniom
Kiam? tiam, iam, ĉiam, neniam
Klarigoj: 0 – verbo (nukleo) (-as, -os, -is, -us, -u) 1 – subjektoj (kaŭzantoj, ne-kaŭzantoj) 2 – rektaj objektoj (n finaĵo) 3 – finaĵoj: a, e, i, (n)* 4 – prepozicoj 5 – semantikaj lingvo-tavoloj (signifo-spacoj) kaj demandoj al ili. Atento: la senco de la elektita verbo (implicas) indikas uzeblajn finaĵojn, prepoziciojn por konkretaj signifo-spacoj. * (n) – finaĵo uzebla por anstantaŭi (ekvivalenti) prepozicion
Semantika parolgenerilo por lingvoj – mediatoro por kreaj ekzercoj en Esperanto – modelo de Irena Szanser (adaptebla al lerno de aliaj lingvoj)
IPR 2009/2
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 39 – trimonata
09/2
Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aida Čižikaitė Xosé Conde Renato Corsetti Dennis Keefe Małgosia Komarnicka Zsófia Kóródy Katalin Kováts Stefan MacGill Svetlana Miroŝniĉenko Josip Pleadin Franz-Georg Rössler Gennadij Ŝilo Humphrey Tonkin Julianna Vas-Szegedi
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko……………………………………………………………………. 3 Denis KEEFE: Du- aŭ triŝtupa klasifiko de la kursaro de E-o?………………………… 4 Humphrey TONKIN : Vastigi la difinon de lingvo………………………………………… 10 Luiza CAROL: La pedagogia valoro de kuirado…………………………………………. 14 Svetlana MIROŜNIĈENKO : De teorio al praktiko: analizo de poeziaĵo …………….. 16 Renato CORSETTI: Claude Piron mortis. Vivu la bona lingvo!… (rec.) …………… 20 Katalin KOVÁTS: Taksu objektive viajn lingvokonojn …………………………………. 21 Xosé CONDE: Unua leciono de la galega lingvo per rekta metodo…………………. 25 Gennadij ŜILO : Ĉu lingvo dum 7 tagoj estas miraklo? ………………………………… 26 Rob MOERBEEK: Erarologio …………………………………………………………………. 30 Franz-Georg RÖSSLER : Legantoletero por IPR………………………………………….. 32 El landoj kaj sekcioj (GB, DE, HU, CZ, PL, SI, US) ………………………………….. 33 Intervjuo kun la rektoro de nia konferencejo (J. PLEADIN/M. KOMARNICKA) …… 39
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radp@ptt.yu>. Kunordigado, eksteraj rilatoj, la projekto InterKulturo. Sekretario: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Tel. (+31 70) 3556677, <atilioorellanarojas@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Ekzamenoj. Estrarano pri financoj: Sjoerd BOSGA, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel. (+46 21) 41 70 45, <sjoerd@esperanto.se>. Administra sistemo. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado. Estrarano: Aida ČIŽIKAITö, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, Litovio. Tel. (+370) 37 793408. <aidute@mail.lt>. Konferencoj. Scienca agado. Estrarano: Mihai TRIFOI, Str. Principala Bl.1 Ap.3, RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Rumanio. Tel. (+40)267-365319, <trifoi@honoris.ro>. Lerneja agado. Estrarano: Yas KAWAMURA, 13-8 Nakayata-cho, Babanomizo Kameoka-si, Kyoto-fu, JP-621-0855, Japanio. <esperanto@d0y0b.com>. Azia agado. Titolpaĝe supre: Dennis KEEFE instruante ĉe la Universitato de Nankino (p.4); malsupre: trilanda kunlaboro de bazlernejoj (de maldekstre): Ilona FEDOR, Zsófia KÓRÓDY, Tim MORLEY (p.33). La nunan numeron ni sendis al la presejo 20 aprilo, redaktofino por la sekva numero 15 aŭgusto 2009.
IPR 09/22
— pàgina 3 del PDF —
S c ien ca Kom ita to Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio; estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio de la Sciencoj, San Marino
Enkonduko Laŭ legendo, la hungardevena reĝidino Sankta Kinga, la edzino de la pola reĝo, Boleslav la Hontema, perdis sian ringon en salminejo de Transilvanio, kiun ringon oni poste retrovis en salminejo de Wieliczka apud Krakovo. Jen unu plia kaŭzo por partopreni nian Konferencon: se Vi perdis ion ajn – ĉu materian, ĉu spiritan – venu al Krakovo, partoprenu la duontagan ekskurson al Wieliczka kaj vi trovos, kion vi perdis. (Vidu la fotojn sur la dorsa kovrilo, kie, laŭ la decido de la estraro, ekde nun la listo de sekciestroj kaj reprezentantoj aperos nur unufoje jare.) Por la nuna numero venis eĉ du ĉefartikoloj, nepre legu la fakartikolojn de KEEFE kaj TONKIN. En la antaŭa numero vi povis legi artikolon de MIROŜNIĈENKO pri la instruado pere de poeziaĵoj, nun ŝi daŭrigas la temon per konkreta ekzemplo. Revuomeze vi trovos memtaksilon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kun enkonduka teksto de K. KOVÁTS. La sistemon adaptis al E-o ILEI-anoj, sed – kvankam mi estas tute malkompetenta pri la temo – mi ĝojus, se ILEI ankaŭ oficiale kaj aktive partoprenus la funkciigon de la nova ekzamensistemo. Bonan legadon! Jozefo Németh, redaktoro
IPR 09/23
— pàgina 4 del PDF —
Du- aŭ triŝtupa klasifiko de la kursaro de E-o? Malsamaj enhavoj por lerni la lingvon, kaj uzi la lingvon? de Dennis K EEFE, (keefeinchina@gmail.com) Ni instruistoj de E-o bone konas la kutiman trinivelan organizadon de kursoj instruataj de multaj lokaj E-asocioj. En tia kursaro okazas bazaj kursoj por komencantoj. Poste, sed ne tiel ofte, estas kursoj por progresantoj. Kaj finfine, depende de la loka asocio de E-o, ekzistas kurso por spertaj esperantistoj. Tiu trigrada ŝtuparo de tempo al tempo troviĝas ankaǔ en internaciaj aranĝoj kiel tiuj de la Kastelo de Grésillon en Francio, aǔ NASK en Usono. Sed ĉu estas alia maniero pripensi la ŝtuparan aranĝon de kursoj? En ĉi tiu artikolo, mi volas starigi la demandon ĉu tiu trinivela klasifiko de E-kursoj estas la plej bona maniero pripensi la starigon de lokaj kaj internaciaj E-kursoj, aǔ ĉu dunivela klasifiko povus esti pli fruktodona kaj por lernado kaj por organizado de kursoj. La aranĝo de lingvokursoj laǔ niveloj estas normala afero. Kiam mi lernis la germanan lingvon ĉe la Goethe-Instituto en Germanio, tiu lernejo tiam havis 7 aǔ 8 nivelojn por lingvolernado. En publikaj lernejoj en multaj landoj, lernado de la angla kaj aliaj lingvoj daǔras multajn jarojn tra elementlernejoj, mezlernejoj kaj altlernejoj kaj en ĉiu jaro de la lernejo estas progresive pli alta lingvonivelo. Ĉe la Instituto Cervantes de Ĉikago, estas 14 niveloj entute por lerni la hispanan lingvon. En la organizado de fremdlingvaj kursoj povas ekzisti eĉ pli da niveloj. Ekzemple, ĉe la internacia lernejo Berlitz, kiam mi instruis tie en Madrido en la 1980aj jaroj, estas senfina nombro da niveloj, ĉar la nivelo dependis de la preciza paĝo de la leciono en la instrulibroj, kaj tiuj lernolibroj havis centojn da paĝoj. Do por multe da internacie instruataj lingvoj ekzistas multe da niveloj por la gelernantoj, sed mi pensas, ke ni ĉiuj instruistoj kaj instruantoj de E-o dirus, ke E-o, estanta multe pli simpla lingvo, ne bezonas tiom da niveloj kiel por la tradiciaj instruataj lingvoj. Sed ĉu ĝuste kursaro el tri fundamentaj ŝtupoj estas la plej bona maniero koncepti nian kursaron? Se E-o estas multoble pli facila ol la germana kaj lernejo dividas la germanan lernadon en sep nivelojn, ĉu ni bezonas la tradiciajn tri nivelojn por lerni la gramatikon kaj vortfaradon de E-o?
IPR 09/24
— pàgina 5 del PDF —
Mi pensas, ke eblas rigardi la instruadon de E-o tra alia lenso. Anstataǔ koncepti la E-an kursaron kiel bazan kurson, mezan kurson kaj superan kurson, ni eble pensu pri la instruado de E-o per nur du niveloj aǔ fazoj: unue, la lernado de la lingvo mem, kaj due la utiligado de la lingvo por lerni ion alian. Do, en la unua fazo, la gelernantoj lernas la lingvon. Ili studas la gramatikon. Ili lernas la Esperantan vortfaradon, kaj enkapigas multe da radikoj kaj vortoj. Ili komencas paroli kaj legi flue. Ili ankaǔ ekkonas la Esperantan kulturon kaj literaturon iomete. En tiu unua fazo, niaj gelernantoj lernas preskaǔ la kompletan gramatikon kaj vortfaradon de E-o kaj ne plu bezonos kursojn pri tiuj temoj poste. La gelernantoj restas en tiu unua nivelo ĝis ili sukcese finas ĝin. Mi volas emfazi ĉi tie, ke, laǔ mi, bazkurso de E-o povas enmeti la tutan gramatikon kaj tutan vortfaradsistemon de la lingvo. Kompreneble tia bazkurso estos multe pli longa ol tradicia kurso, sed estus pli bone enmeti preskaǔ la tuton en unu kurson antstataǔ lasi al la gelernantoj perdiĝi en la labirinto de eblaj mezkursoj de E-o, kie mankas lernolibroj kaj serioza pritraktado de tio kio estas meznivela kurso kaj meznivela esperantisto. La ĝusta enhavo de tia kurso estas ekster la kadro de ĉi tiu artikolo, sed tamen en venontaj jaroj la replano de la enhavoj de bazkursoj meritos multe pli da pensado fare de niaj elstaraj instruistoj, instruantoj, pedagogoj, profesoroj kaj verkistoj de lernolibroj. Mi diru ĉi tie, ke aǔ lernanto lernas la lingvon aǔ lernanto utiligas la lingvon por lerni ion alian. En la sekva dua fazo, la gelernantoj, laǔ mia skemo, uzas E-on por lerni ion alian, kaj tiamaniere akiri E-on por ĝia internacia apliko kaj uzo. En tiu dua nivelo aǔ fazo, estas multege da vojoj laǔ kiuj oni povas lerni per E-o, kaj poste en dua parto de ĉi tiu artikolo, mi priskribos iom detale kelkajn el ili. La ĉefa principo de tiu dua fazo estas, ke la gelernantoj uzas E-on studante ne lingvajn kaj gramatikajn temojn, sed lernante pri nia mondo, nia socio, literaturo kaj homaro, scienco, internacieco kaj eble komerco. La gelernantoj povas, ekzemple, studi esperantologion kiel nuntempe okazas fare de Ilona KOUTNY en Pollando. Kaj krome, la gelernantoj povas lerni faktemojn pri scienco, historio, internacia kulturo, geografio, sociologio, psikologio kaj juro. La ĉefa afero, laǔ mi, estas, ke en tiu dua fazo, la lernado okazos en la lingvo E-o, kaj la plejparto el la kursoj estos pri negramatikaj kaj neleksikaj temoj. Mi ne diras per tio, ke ne bonvenas en la dua fazo kursetoj pri Esperanta gramatiko aǔ vortfarado. Mi volas substreki nur, ke la plejparto de la lernado pri la lingvo mem jam
IPR 09/25
— pàgina 6 del PDF —
devis okazi en la unua fazo de la lernado. Resume: en la unua fazo, preskaǔ la tuta kurso pritraktas la sukcesan akiron de la lingvo mem, dum en la posta dua fazo, preskaǔ la tuta kurso estas pri lernado de aliaj aferoj per la lingvo E-o. Mi scias, ke tia prezento de la Esperanta kursaro ne kongruas kun nia nuntempa pensmaniero pri kurso-enhavo kaj pri ekzamenoj. Ekzemple, la ILEI-ekzamenoj havas du nivelojn, certe, sed tiuj niveloj ambaǔ rilatas ĉefe nur al la unua fazo de mia skemo. Tio estas, ili pritraktas la lingvon mem, kaj ne speciale la utiligadon de tiu lingvo, almenaǔ ne la uzon ekster la komunumo de esperantistoj. Aliekzemple, kvankam la unuaj kvar niveloj de la KERK, Komuna Europa Referenco-Kadro ĉefe rilatas al la unua fazo de mia skemo, tamen la lastaj, plej altaj niveloj de KERK ne rilatas al la dua fazo ĉar tiuj altaj lingvaj niveloj limiĝas ĉefe al la lingvo mem kaj ne al la uzo de tiu lingvo por lerni pri aliaj temoj. Mi scias ankaǔ, ke tiu dufaza modelo ne bone estas konforma al la nuntempa realo de E-instruado. Nuntempe multe da E-asocioj kaj kluboj proponas kursojn, kiuj ne havas sufiĉe da horoj por vere lerni uzi E-on. Estas multe da urboj, kie troviĝas kursoj kiuj daǔras nur 20 aǔ 30 horojn en unu jaro kaj tiu kvanto da tempo ofte ne sufiĉas por bone lerni la E-an gramatikon, speciale se ni postulas aktivan uzadon de tiu gramatiko. Kiom da instruhoroj estas bezonataj por atingi sufiĉe bonan nivelon de E-o en tiu unua fazo de lingvolernado? Mi ne scias, sed mi pensas, ke se la kursoj estas bonaj, kaj se la gelernantoj sufiĉe celkonsciaj, la kursodaǔro povas esti inter 70 kaj 100 horoj. Almenaǔ tion mi spertis per la BEKkurso (www.bekkurso.info) en Hispanio, Usono kaj Francio. Tiu 100-hora kursodaǔro grande preterpasas la kvanton da horoj, kiujn la plejparto el la Easocioj povas aǔ volas doni. Kaj sciu, ke ĉi tie mi parolas nur pri la bezonata kvanto da horoj por parolantoj de eǔropdevenaj lingvoj. Por multaj azianoj, kiuj ne ĝisfunde lernis iun eǔropan lingvon antaǔe, la lernohoroj povas esti ĝis kvinoble pli. Ĉiaokaze, se en la unua fazo de lernado de la lingvo E-o, la gelernantoj sufiĉe bone lernas la lingvon, kion tiuj kursanoj povas lerni poste, utiligante nur la lingvon E-o? Multaj esperantistoj pensas, ke sufiĉas ke Ekursoj instruu pri E-kulturo, ekzemple, pri niaj eventoj, asocioj, ideoj pri paco, ktp. Iasence tiu sinteno pritraktas la studon de ni mem kiel socia fenomeno. Aliaj e-istoj kredas, ke bona vojo estas lernado pri esperanto-
IPR 09/26
— pàgina 7 del PDF —
logio, kaj speciale pri la lingva naturo de E-o kaj de planlingvoj. Mi ne kontraǔas tiujn vojojn, kaj mi eĉ forte aplaǔdas ilin, tamen estas aliaj vojoj por fari tutan kursaron de E-o, kiujn ni ankoraǔ ne sufiĉe prikonsideris. Mi volas sugesti en ĉi tiu artikolo, ke ni pensu pri aliaj manieroj organizi la enhavojn de kursoj por personoj, kiuj jam parolas bone la lingvon. Tio estas, mi volas proponi, ke ni pripensu multe pli la starigon de kursoj de la dua fazo, en kiu oni uzas E-on por studi ne-esperantlingvajn temojn. Povas esti granda ŝanco por E-o, ĉar se ni sukcesas elpensi novajn kursojn kiuj utiligas E-on ne por lerni E-on aǔ lerni pri ni mem, ni eble povas altiri la atenton de tiuj kiuj nun dubas pri la praktika valoro de E-o. Jes ja, jam prezentiĝis kursoj pri neesperantaj temoj, ekzemple ĉe AIS, sed ĉu tiuj kursoj estis sufiĉe longedaǔraj kaj ĉu ili pli bone klasifikiĝas kiel mallongaj faktemaj seminarioj? Krome, ĉu tiuj kursoj estas facile ĉeesteblaj de ĝenerala publiko? Alivorte, ĉu tiuj kursetoj, bonegaj laǔ mi, konvinkas la neesperantistaron pri la granda utilo de E-o? Ni rigardu iom pli detale kelkajn alternativojn de kursovojoj por tiu dua fazo de E-kursaro. Unue, mi prezentos kelkajn eblojn por tre elstaraj, altnivelaj uzoj de E-o je internacia nivelo, kaj poste, mi sugestos kelkajn eblojn por lokaj asocioj de E-o. Ĉe internacia nivelo, unu ebla temo por la dua fazo de instruado de E-o povas esti kursaro pri nia mondo mem, pri internacieco. Estus bone, ekzemple, por komenci kompreni la mondon, ke mondcivitanoj konu la geografion kaj demografion de nia mondo. Estus bone ankaǔ, ke ili lernu pri la diversaj manieroj komuniki ne nur per lingvo, sed ankaǔ per gestoj kaj alimaniere. La kutimoj pri la bona korpa distanco inter du interparolantoj, ekzemple, varias en nia mondo, kaj tion bona Esperanta komunikanto devas lerni, por efike uzi la lingvon. Internaciaj kutimoj, internacia kulturo, internacia historio estas temoj, kiujn E-o povus pritrakti eble pli bone ol aliaj lingvoj se ni havus kursojn pri tiuj temoj. Alia maniero priprensi la enhavon de tia kursaro estus havi kursaron pri internacia paco. Kion oni devas instrui en kursaro, por ke civitanoj el ĉiuj landoj bone edukiĝu pri paco kaj internacia harmonio? Se ni esperantistoj havus tiun temon kiel kernon de E-kursaro, ni eble komencus ricevi la aprobon, apogon kaj eĉ subvenciojn de nombraj internaciaj organizoj, kiuj nun kritikas E-on, ĉar ili ne vidas la praktikan aplikon de nia internacia lingvo.
IPR 09/27
— pàgina 8 del PDF —
Alia kursaro je internacia nivelo povas esti pri sciencaj temoj. Lerni biologion, kemion, fizikon kaj aliajn sciencojn probable ankaǔ eblos venontece per E-o. Ĉi tie mi ne parolas pri dusemajna kurso pri ero de, ekzemple, biologio, sed tuta kurso, kiu rekte similas tiujn de niaj lernejoj kaj speciale tiujn de niaj universitatoj. Se la kolekto de sciencaj kursoj iĝos sufiĉe granda kaj sufiĉe altkvalita, ili povas servi kiel “universitato” kie studentoj el multaj landoj povas ĉeesti. Estas multaj landoj en nia mondo kie tia universitato estus bonvena. Krei tian kursaron antaǔe estis nerealigebla revo, sed per la interreto hodiaǔ, ĝi eble post kelkaj jaroj povos komenci realiĝi. Se teamo de niaj kleraj esperantistoj kapablas ekigi la aferon, eble tiam ekaperos subvencioj por daǔrigi la laboron. Studi sciencon per E-o eble ne allogas usonanojn kaj eǔropanojn kiuj havas ĉion kion ili bezonas por lerni tiujn temojn anglalingve aǔ per iu eǔropa lingvo, sed por aliaj mondanoj, kiuj loĝas en landoj kie alproprigo de tiuj lingvoj estas tre multekosta kaj longedaǔra afero, E-kursaro pri scienco povas esti bona vojo. Alia kursaro en la dua fazo povus pritrakti komercon. Mi mencias ĉi tiun fakon, ĉar granda parto de la nuntempa lernantaro de la angla kiel internacia lingvo studas tiun lingvon por uzo en internacia komerco. Kutime tiuj kursoj prezentas la mondovidpunkton de komercistoj kaj universitatanoj el Usono, kaj tiu vidpunkto ofte ne kongruas kun alilandaj kaj alikulturaj vidpunktoj. E-kursaro povas doni alian guston al la studado de internacia komerco. Aliflanke, simile kiel la avantaĝo de la scienca instruado, komerca kursaro en E-o prezentas pli malmultekostan alternativon al la lernado de malfacila lingvo (la angla), kaj de malfacila ĉeesto de kursoj en altekostaj landoj kiel en Usono aǔ en eǔropaj landoj. Krei kompletan kursaron pri la studobjektoj internacieco, scienco kaj komerco ĝis nun ne estis realigeble, kaj ankoraǔ restos multege da obstakloj por fari tion. Tamen per la Interreto kaj la starigo de kursoj en tttpaĝoj, tiu laboro povos komenciĝi. Sufiĉas, ke unu profesoro pri ajna universitata studtemo, ekzemple, fiziko, estu filmata dum li klarigas kurson en E-o. Tiaj filmoj, kiel modeloj, jam ekzistas en la angla lingvo ĉe la universitatoj Berkeley kaj la Massachusetts Institute of Technology en Usono. Eĉ ne bezonatas filmoj, surbendigitaj klarigoj akompane de notoj povos doni bonan kurson pri pluraj temoj. Do eblas diversaj vojoj por starigi kursaron en E-o por la dua fazo je internacia nivelo, sed kion povas fari iu loka grupo de E-o kiu tute ne IPR 09/28
— pàgina 9 del PDF —
emas starigi grandskalajn projektojn kaj tute ne havas rimedojn por starigi vastaskalajn kursojn? Kiel niaj lokaj grupoj povos starigi interesajn kursojn kie E-o, en dua fazo, estas uzata por lerni ne E-on sed ion alian? La ideo starigi kursojn pri komerco aǔ scienco aǔ internacieco ne aplikiĝas al niaj lokaj grupoj, ĉar tiuj temoj bezonas elstarajn, fakajn instruistojn unuflanke, kaj tiuj temoj ne estas sufiĉe ĝeneralaj por kontentigi bezonojn kaj interesojn de membroj en loka asocio. Pro tio, la lokaj asocioj povas starigi kursojn, kiuj eble pli rilatas al E-o mem, utiligante librojn disponeblajn ĉe niaj libroservoj aǔ utiligante la Interreton por havi riĉan legomaterialon, sur kiu povas baziĝi interesaj kursoj. Ekzemple, oni povas starigi tutan kurson pri literaturo utiligante la librojn de Claude PIRON. Sperta esperantisto povas gvidi grupon, starigante demandojn pri la eldonaĵoj kaj la okazaĵoj de la Ĉu-Libroj de PIRON, ekzemple. En alia modelo de kurso, la gelernantoj mem povas legi diversajn librojn hejme, kaj ĉiu lernanto povas rakonti pri sia plej ŝatata libro dum la leciono. Vikipedio povas esti bona fonto de buntaj artikoloj pri multaj temoj kiuj povas esti studataj dum iu kurso de la dua fazo de E-lernado. La ĉefa afero estas, ke tiuj instruistoj kaj tiuj studentoj en la dua fazo bone memoru, ke la celo de la kursoj ne estas rekte studi la lingvon Eon, sed uzi tiun lingvon por lerni pri io alia. Per tiu metodo, tamen, eĉ se ili ne rekte studas la lingvon, iliaj gramatiko, parolkapablo, vortostoko kaj flueco pliboniĝas ĉar ili abunde uzas la lingvon. Sen tia uzo, ilia nivelo de E-o povas resti je tro teoria fazo. Ni substreku, ke la unua fazo de kompleta E-kursaro celas, ke la kursfininto ne plu uzos la plejparton el sia tempo por studi E-on kiel lingvon. Ĉe la fino de la unua fazo, la lernanto kapablas uzi la lingvon por paroli, por legi, por diskuti kun spertaj e-istoj enlande kaj eksterlande. Iasence, ni prikonsideru tiun unuan parton de E-lernado kiel la jarojn da kursoj pri la angla lingvo, kiujn studento el, ekzemple, Hispanio aǔ Germanio bezonus por sukcesi komenci studojn pri biologio, fiziko aǔ pri komerco ĉe tipa usona universitato. Por eniri usonan universitaton, eǔropano devas studi la anglan lingvon dum jaroj, poste sukcesi je ekzameno kiu nomiĝas TOEFL (Test of English as a Foreign Language – Ekzameno pri la Angla Lingvo kiel Fremdlingvo), kaj poste studi ĉe usona universitato. Simile en E-o povas ekzisti la tempo por lerni la lingvon (la
IPR 09/29
— pàgina 10 del PDF —
unua fazo), kaj poste por uzi la lingvon por lerni aliajn temojn, ekzemple, pri biologio, fiziko aǔ komerco (la dua fazo). Pripensi la starigon de nova dufaza modelo por E-o povas esti fruktodona vojo por repensi nian aliron al la instruado de E-o. Se en la unua fazo de la lernado, ni devas meti ĉion kion la lernanto bezonas por poste sukcese utiligi la lingvon, eble finiĝos la ekzisto de tro mallongaj kursoj kiuj helpas al lernantoj komenci lerni E-on, sed kiuj ege malofte finas la taskon. Dum la historio de E-instruado eldoniĝis dekoj kaj eĉ centoj da lernolibroj por komencantoj, sed tamen ege malofte ni trovas libron kiu idealas, por ke tiuj lernantoj transiru de baza al meza nivelo de lernado. Alivorte, ni komencas instrui al ili kiam facile ili mem lernas la bazajn nociojn pri nia gramatiko, sed kiam la lernanto vere bezonas instruiston kaj lernomaterialon, subite taǔga kurso ne aperas, aǔ nur disponeblas ĉe niaj famaj lingvaj kursoj kiaj Grésillon aǔ NASK. Meti la tuton instrueblan en la unuafazan kurson kuraĝigos nin instruistojn kaj verkistojn de lernolibroj solvi tiun problemon. La dufaza modelo ankaǔ permesos al ni dediĉi pli da tempo kaj homforto al la tasko fari ion konkretan kaj utilan per E-o. Se ĉiuj el niaj gelernantoj pensas, ke la celo de E-o estas uzi ĝin por akiri aliajn konojn kaj sciojn, ili eble uzos pli da tempo por bone regi la lingvon unue, por poste ĉeesti, fizike aǔ interrete, kursojn pri temoj kiuj helpos al ili lerni pri ni mem kaj pri nia mondo. Persone mi pensas, ke dum estas utile lerni pri E-o mem, estas pli utile lerni pri internaciaj kutimoj, internacia historio, scienco kaj internacia komerco, ĉio ĉi pere de E-o. Kaj, kara leganto, kion vi mem pensas pri ĉio ĉi? Dennis KEEFE, Univ. de Nankino (Nanjing Da Xue), Ĉinio, apr. 2009
Vastigi la difinon de lingvo de Humphrey TONKIN (Britio/Usono, tonkin@hartford.edu) Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis peton de dekano ĉe la Universitato Harvard. Ŝi aŭdis, ke mi instruas en mia universitato kurson pri Lingvo kaj Socio laŭ iom originala maniero, kaj ŝi legis kelkajn miajn anglalingvajn artikolojn, en kiuj mi argumentis, ke lingvoinstruistoj ofte ne kaptas la
IPR 09/210
— pàgina 11 del PDF —
bazan principon pri lingvoj – nome, ke ili estas unuavice sociaj institucioj. Ĉu mi povus (ŝi demandis) viziti Harvard por prezenti miajn ideojn en kunsido de profesoroj pri lingvoj kaj en renkontiĝo de tiuj, kiuj instruas bazajn fremdajn lingvojn al la studentoj? Tiu peto eble ŝajnos surpriza al homoj el ekster Usono, aŭ almenaŭ el ekster la angleparolantaj landoj. Jen la plej prestiĝa usona universitato – tiu, kiu devus troviĝi en la avangardo inter fakuloj pri lingvoinstruado – petas helpon pri konstato tiel fundamenta kaj facila, ke ĝi devus esti komprenata de ĉiu instruisto de lingvoj. Bedaŭrinde, tamen, en Harvard kiel aliloke, nek tiuj, kiuj instruos aŭ instruas lingvojn en universitatoj, nek tiuj, kiuj tion faras aŭ faros en elementaj kaj mezaj lernejoj, studas aŭ studis lingvojn el socia vidpunkto. Male, ili plejparte venas al siaj respektivaj lingvoj pere de la literaturo de tiuj lingvoj: ili legas tekstojn, studas literaturan kritikon, kaj lernas kiel plej efike instrui la norman lingvon al siaj lernantoj. Por ili, la lingvo estas ilo por atingi komunikan kapablon en la elito de la koncerna parolantaro; ĝi emfaze ne estas rimedo por elpaŝi ekster la limojn de la propra lingvo por atingi pli vastan mondon, sed rimedo por enpenetri difinitan socian tavolon en difinita lando aŭ landaro. Tra multaj jaroj kiel universitata administranto – profesio, kiun mi sekvis en paralelo al mia rolo kiel profesoro – mi eĉ frue eltrovis, ke la profesoroj de la unuopaj lingvoj ofte ne estas pli malfermaj al la kulturoj kaj lingvoj, kiujn profesoroj de aliaj lingvoj instruas. La profesoroj pri la hispana lingvo ofte havis kaj foje esprimis siajn antaŭjuĝojn pri la francoj aŭ la germanoj, kaj inverse. Profesoroj pri malpli ofte instruataj lingvoj estis eble iom pli malfermaj, ĉar ili tamen devis trakti kun kolegoj el diversaj disciplinoj aŭ diversaj lingvoj. Sed la strikta kaj mallarĝa alrigardo de la ŝovinisto foje kolorigis la vidpunkton de la profesoroj de la “grandaj,” ofte instruataj lingvoj. Mi nomis tiun fenomenon “dutraka ŝovinismo.” Se unu el la celoj de lingvolernado estas vastigi la perspektivon kaj kultivi la toleremon, tiu maniero aliri la lingvojn neniel kontribuis al tiu celo. Temis ankaŭ pri starpunkto, kiu emis emfazi la nocion, ke lingvo estas iel kompleta estaĵo, kiun oni povas iamaniere kapti kaj regi – ke ĝi estas senmova, kaptebla inter la paĝoj de vortaro aŭ gramatika manlibro. IPR 09/211
— pàgina 12 del PDF —
Malgraŭ la ofte heroaj laboroj de kelkaj lingvoinstruistoj usonaj, tiu miskoncepto kaj mispercepto de lingvoj estas la ĉefa obstaklo (laŭ mia juĝo), kiu malhelpas la lernadon de lingvoj en Usono kaj ankaŭ la akcepton de lingvolernado kiel baza elemento en ĉies edukado. Usonaj pledantoj por lingvoinstruado rezonas tro ofte per maltaŭgaj argumentoj, kaj la pozicio de lingvoinstruado en la politiko de edukado daŭre falas. Mi bone komprenas, ke edukado estas formo de elitigo: ni celas per klerigo doni avantaĝojn al la lernantoj, tiel ke ili sukcesu en nia socio. Sed edukado estas ankaŭ malfermilo al la mondo. Do, bone, ke niaj instruistoj de la hispana instruu al siaj lernantoj la arton paroli al la elituloj de Madrido aŭ Meksikurbo, aŭ la kapablon enpenetri la misterojn de la grandaj hispanlingvaj literaturaj verkoj – sed akiro de la hispana lingvo estu ankaŭ vojo por aprezi la kulturan diversecon de la hispanlingvaj landoj, kaj la formojn de sinesprimo je diversaj niveloj de la socio kaj en diversaj lokoj. Ĝi estu instrumento de demokratio kaj egaleco, ne nur instrumento por firmigi elitojn. Eĉ pli grave, akiro de la hispana lingvo estu vojo al kompreno, ke oni kapablas per lernado de unu fremda lingvo uzi la akiritan scion por pli bone kompreni kaj juĝi la propran kulturon. Kaj plej grave, lernado de unu fremda lingvo povas konduki al lernado de dua, aŭ tria, aŭ kvara lingvo. Ĉiu fremda lingvo estu por la lernanto ponto al novaj lingvaj perspektivoj. Ni do povas listigi tri celojn de la fremdlingva lernado, laŭ inversa graveco: (1) akiro de scio pri specifa kulturo aŭ kulturoj, (2) akiro de kapablo kompari tiun kulturon kun la propra, kaj (3) akiro de la kapablo lerni lingvojn entute kaj sekve elpaŝi en la eksteran mondon laŭ diversaj direktoj. Tiu lasta kapablo iras manenmane kun etiko de lingvolernado, kiu subtenas toleremon, malfermitecon kaj scivolon pri diverseco. Lingvoinstruado sen klara etika celo tiuspeca estas multe malpli facile defendebla kiel esenca elemento en la eduka sistemo de angleparolanta lando. Mi akceptis la inviton al Harvard kaj pasigis tre interesan tagon en konversacioj kun profesoroj el diversaj fakoj pri lingvoj kaj kulturoj. Lingvoj (mi insistis) ja ne estas senmovaj objektoj, sed konstante moviĝantaj procedoj: ili ne estas lagoj, sed fluantaj riveroj; ili ne estas punktoj, sed retoj. Miaj alparolatoj konsentis, kiel oni povus atendi ĉe inteligentaj homoj; sed mi ne estis konvinkita, ke iliaj pedagogiaj procedoj konfirmas tiujn konstatojn. Lingvoj estas institucioj (mi klarigis) en la senco, ke ili
IPR 09/212
— pàgina 13 del PDF —
reprezentas historie konstruitajn interkonsentojn pri sinesprimo, kiujn la elitoj utiligas por teni siajn avantaĝojn: ili estas kaj inkludaj (por tiuj homoj, kiuj kvalifikiĝas) kaj ekskludaj (de tiuj homoj, kiuj ne konformiĝas al la normo, kiel ajn la koncerna kulturo difinas tiun normon). Ili do estas instrumentoj de potenco. Denove la homoj konsentis, ĉar ankaŭ ili legis Pierre BOURDIEU (kiu verkis la klasikan studon pri lingvo kaj potenco). Sed kiam mi demandis, kie troviĝas tiuj pensoj en la studprogramoj de iliaj studentoj, ili konfesis, ke ili ne troviĝas tie entute. Kun tiom da kursoj pri Cervantes aŭ Lope de Vega, kaj tiom da atento al la gramatiko de la hispana, la profesoroj pri tiuj lingvoj apenaŭ havis tempon por tuŝi tiujn demandojn…. Kaj same pri la franca, la itala, la germana, la rusa, la japana – kaj tiel plue plu. “Ni ne estas sociaj sciencistoj,” oni plende diris. “Jam temp’ está,” mi respondis, kaj komencis paroli pri mia sperto kun E-o. Mia vidpunkto pri lingvoj (mi diris) venas grandparte el miaj Esperantaj spertoj. Kvankam oni povas konvinke argumenti, ke E-o havas sian propran kulturon, eĉ, ke ĝi praktikas socian tavoligon same kiel ĉiuj aliaj lingvoj, tamen la celo de E-o estas malfermi al la lernanto la mondon. Foje oni renkontas e-istojn, kiuj kontentas ludi en la trankviliga nesto de la Zamenhofa lingvo, sen multa perturbo pri la ekstera mondo – sed ĝenerale e-istoj estas homoj scivolemaj pri la mondo kiel tuto. Dutrakaj ŝovinistoj ili plejparte ne estas. Mi lernis tiun lecionon kiel e-isto, sed mi ankaŭ lernis alian. Kiam Ivo LAPENNA skribis en sia libro Retoriko, ke la lingvo estas socia fenomeno, li eldiris evidentan veron, kiun niaj lingvoinstruistoj, almenaŭ en Usono, eĉ hodiaŭ ne plene ensorbis. Kaj li skribis tiujn vortojn kiam la tuta fako de socilingvistiko, kies deirpunkto estas tiu sama konstato, estis apenaŭ en sia infaneco. Kiam mi legis la konstatojn de Lapenna, kaj de aliaj klarvidaj lingvistoj de tiu periodo, ili ŝajnis al mi tiel evidentaj, ke ili elformis mian tutan vidpunkton pri lingvoj kaj pri la neceso ilin lerni. Parolante pri tiu sperto kun tiuj grupoj de profesoroj kaj instruistoj, mi venis al interesa kaj fulme trafa konstato – ke E-o kondukas al kompreno pri la funkcio de lingvoj – kompreno, kiu estas pli bone adaptita al la moderna realo ol tiu kompreno pri lingvoj daŭre transdonata de tradiciaj lingvoinstruistoj al iliaj lernantoj. Lernante kaj uzante E-on, oni neeviteble vastigas sian difinon de la fenomeno lingvo, ĉar E-o rekte
IPR 09/213
— pàgina 14 del PDF —
alfrontas niajn tradicie ricevitajn antaŭjuĝojn pri la rolo de lingvo en socio kaj pri la genezo kaj formiĝo de lingvoj. Estus bele, se en la neesperantista mondo oni konstatus la efikecon de E-o kiel ponto al lingvolernado ĝenerale; sed mi estas realisto: tion oni ne atingos en mallonga daŭro. Aliflanke, se kompreno, ke lingvo estas socia fenomeno, estas produkto de esperantisteco, eble esperantisteco povas fariĝi produkto de tiu kompreno pri lingvo kiel socia fenomeno. Ĉu la Universitato Harvard enkondukos devigan kurson pri lingvo kaj socio por studentoj pri lingvoj? Ĉu ĝi elbatos vojon el la tradicio lingvo-kiel-legilo-de-literaturo kaj lingvo-kiel-dutraka-elitigilo? Ĉu la studentoj frue lernos pri lingvoj kiel institucioj kaj kiel sociaj fenomenoj? Mi ne scias – sed mi ja kredas, ke tiu vizito almenaŭ levis demandojn pri la profesio kaj ties pedagogio, kiun oni tro malofte aŭdas ĉe ni en Usono. Daŭros la kampanjo!
La pedagogia valoro de kuirado de Luiza CAROL (Israelo) Kuirado estas tre utila metodo de instruado pri diversaj kampoj de informado, kiel ekzemple la instruado pri botaniko, pri la homa sano, pri ekologio, pri pentrado kaj laste sed ne lastarange pri lingvoj. Jen la avantaĝoj rilatantaj al la lingva instruado pere de kuirado: 1. Pere de komuna kuirado, oni facile kapablas krei la taǔgan kadron, por pli-malpli spontana komunikado, proksima de la tute spontana komunikado en la denaska lingvo. 2. Pri manĝaĵo ĉiuj interesiĝas, sendepende de la aĝo, etna deveno, profesio ks. Tial, kuirado estas temo de komunikado taǔga por ĉiaj grupoj de lernantoj, inkluzive de grupoj kiuj arigas lernantojn el diversaj landoj, aǔ/ kaj de diversaj aĝoj ks. Tiu ĉi avantaĝo ofte gravas por esperantistaj internaciaj grupoj. 3. Pri manĝaĵo oni povas iniciati babiladon je ajna nivelo de lingvo. a). Por komencantoj, oni povas prezenti kelkajn lingvo-strukturojn kiel ekzemple: – Kio estas tio? – Tio estas tomato. – Kie estas la brasiko? – Ĝi estas tie, sur la tablo. – Kie estas la telero? – Ĝi estas ĉi tie, sur la ŝranko, apud la
IPR 09/214
— pàgina 15 del PDF —
glaso. – Kies kulero estas tio? – Ĝi estas la kulero de Mikelo. – Kiun kapsikon vi deziras? – La ruĝan. b). Por meznivelaj lernantoj, oni povas iniciati pli malsimplajn frazojn, kiel ekzemple: – Po kiom da kapsikoj oni enmetu en ĉiun bovlon? – Oni enmetu po unu kapsiko. – Kion oni aldonu al la salato? – Oni aldonu po unu kukumeto en ĉiun bovlon. c). Por altnivelaj lernantoj, eblas iniciati tiuokaze babiladon pri saniga manĝado, pri ekologio ks. Ekzemple: oni aldonu migdalojn, aǔ nuksojn, aǔ kokoson al salatoj, paroligante la lernantojn pri la sanigaj proteinoj, kiuj troviĝas en tiaj bongustegaj aldonaĵoj.
Duonmelono kun fruktoj 4. Pere de specifaj manĝaĵoj, la kuirado kapablas krei la etnan etoson taǔgan por la lingvo kiun oni instruas. Ekzemple: a). Por la instruado de la itala, oni povas aldoni boligitajn makaroniojn al la salato. IPR 09/215
— pàgina 16 del PDF —
b). Por krei taǔgan etoson dum la instruado de la angla, oni povas prepari teon kun kuketoj. c). Dum la instruado de la franca, oni povas aldoni freŝbakitajn kaŝtanojn al la salato. ĉ). Kaj kio pri la etna etoso de E-o? Ĉu la instruistoj pri E-o ne kapablas profiti de tia avantaĵo? Male. Kiam oni instruas E-on, oni povas elekti ajnan etnan etoson por tiu tago. Tiuokaze, oni povas iom babili pri la bela UK en kiu la instruisto partoprenis, aǔ pri la venonta UK en kiu parto el la lernantoj eble partoprenos. Oni povas eĉ kuiri laǔ kelkaj etnaj tradicioj dum la sama leciono. Tiel oni kutimigas la lernantojn al la internacia etoso esperantista. Kiuj manĝaĵoj plej taǔgas por la lecionoj? Mi opinias, ke freŝaj salatoj estas plej taǔgaj por instruado, ĉar ili ne postulas kuirilon kaj ili estas ĉiam sanigaj (se la ingrediencojn oni bone purigas, kompreneble). Se oni povas uzi bonan grandan premilon, tiam oni povas facile prepari ankaǔ bongustajn freŝajn malvarmajn supojn, miksante sukojn de freŝaj legomoj (karotoj, celerioj, tomatoj, kukumoj, blankaj kaj ruĝaj brasikoj ktp.), al kiuj oni aldonas malvarman aǔ varman mento-teon kaj biskvitojn aǔ pecetojn de pano. (La mento-teon oni aldonas kaj por ĝia bona odoro, kaj por ke la miksaĵo ne fariĝu malsaniga). Per premilo oni povas prepari ankaǔ bongustajn trinkaĵojn el fruktoj, kun aǔ sen mielo, al kiuj oni povas aldoni sanigan teon kaj kokos-lakton. Dum tiaj lecionoj, oni povas prepari ankaǔ peklaĵojn de legomoj aǔ fungoj, sed ili havas la malavantaĵon, ke oni ne povas tuj gustumi ilin. Principe, oni preferu manĝaĵojn kiujn oni povas tuj manĝi kune, ĉar ĝui la komunan manĝon estas kaj agrabla evento, kaj taǔga okazo por babili Esperante en amika etoso.
De teorio al praktiko: analizo de poeziaĵo de Svetlana MIROŜNIĈENKO (Sankt-Peterburgo, Rusio) Por analizo de poeziaĵoj mi ofte uzas poezion de Julio Baghy kiu estas simpla por ĝin kompreni kaj tre harmonia laŭ ritmo. La laboro kun poeziaĵoj permesas konatigi gelernantojn kun kreado de poetoj-
IPR 09/216
— pàgina 17 del PDF —
esperantistoj, kiu jam iĝis parto de la monda literaturo kaj pli interese kaj efike instrui la lingvon. La laboro dum la leciono kun poezio estas interesa sed malfacila. Mi volus proponi unu el la metodoj de tiu analizo, kiu povas helpi al instruistoj en ĉiuj etapoj de la instruado de la lingvo. Por analizi poeziaĵon oni nepre devas atenti al la aĝo de la studantoj kaj elekti la materialon depende de la interesoj de tiu, al kiu oni instruas. Laŭ mi la poeziaĵo havas tri flankojn kiuj estas tre gravaj por ne nur kompreni la poeziaĵon sed ankaŭ ĝin interpreti: leksika kaj gramatika; informa; stila. Oni konsideras la poeziaĵon kiel komunikaĵon. Ĝi estas komuniko, kiu realiĝas dank’ al la lingvo inter aŭtoro kaj leganto. Unu el la partoj lernindaj de la poeziaĵo estas ĝia leksika flanko. Do devas esti proponata la laboro kun la leksiko de poemo, kiu estas tre grava por akiri kaj perfektigi la konojn de la lernantoj en Esperanto. Poeziaĵoj estas bonega materialo por riĉigi la pasivan kaj aktivan vortostokon de la lernantoj, ĉar por ili E-o estas fremda lingvo. Oni povas labori per sinonimoj kaj antonimoj. Eblas ankaŭ labori per formado de novaj vortoj, per gramatikaj fenomenoj de la poeziaĵo. Pro tio eblas inventi multnombrajn ekzercojn, modelajn frazojn kiuj estas bazataj sur la leksiko de la poeziaĵo. Tiu laboro eĉ necesas en komenca etapo de la E-studado. Kaj poeziaĵo estas interesa materialo por infanoj, kiuj vidas kiamaniere estas kreataj verkaĵoj en Esperanto. Eblas eĉ verki siajn proprajn poeziaĵojn. La dua flanko de la poeziaĵo koncernas ĝian informan nivelon. La poeziaĵo havas titolon ordinare pri kiu la instruisto nepre atentigu, ĉar tre ofte ĝi entenas la ĝeneralan ideon de la verkaĵo, kiu donas tre gravan informon al la gelernantoj. Vortoj de la poeziaĵo kiuj ritmas estas la ĉefaj vortoj aŭ ŝlosilo-vortoj sur kiuj gelernantoj sin apogas por rakonti la enhavon de la verkaĵo. Ili transdonas la sencon de la poeziaĵo. Al komencantoj oni povas doni la taskon rakonti la poeziaĵon per propraj vortoj. Al tiuj, kiuj posedas bone la lingvon, donu la taskon interpreti la poeziaĵon. Por tion fari la lernantoj devas trovi «inter la linioj» la implicitan informon. En poeziaĵo estas du specoj de informoj: implicita (aŭ kaŝita) kaj eksplicita (aŭ malfermita, elprenita el la kunteksto). Eksplicita informo estas komprenata tuj dank’ al la leksiko kaj traduko de la poeziaĵo. Implicita informo estas ne formale esprimita aŭ aliavorte tio estas la logika informo prenita el la enhavo. Krom tio la implicita informo sugestas problemon, kiu servas kiel bazo por kompreni la sencon de la poeziaĵo. En
IPR 09/217
— pàgina 18 del PDF —
poeziaĵo estas detaloj, kiuj ankaŭ servas por kompreno de la teksto, pri kiuj pro tio oni atentigu ilin. Atentigu pri detaloj eĉ tre malgrandaj en la teksto. Oni analizas la tekston ekde la detalo al la ĝenerala senco de la enhavo, de parto al la tuto, aŭ de la tuto al la parto. Oni laboras kvazaŭ en rondo. Du informoj, pri kiuj temis, helpas al interpretado de la verkaĵo. Oni devas certe konsideri la emocian flankon kiu tre influas la interpretadon de la verkaĵo precipe fare de plenkreskuloj kaj junuloj de 18-25-jaraĝaj, ĉar ili havas siajn impresojn kaj siajn rilatojn al la evento de la poeziaĵo. La humoro ricevita post la legado de la teksto respegulas la emociojn de la leganto, esprimitajn helpe de la leksiko. La leksiko kreas humoron, emociojn: melankolian, gajan, akran, mildan ktp. Al poeziaĵo apartenas propra ritmo de kiu dependas la harmonio de la verkaĵo. Estas tre grave paroli pri stilaj iloj uzeblaj por karakterizi la poeziaĵon. La metaforo ludas tre grandan rolon en poetika stilo kaj donas figuran sencon al multaj vortoj aŭ eĉ frazoj. Ĝi fariĝas unu el la iloj, kiuj aldonas implicitan informon al la teksto, laŭ mi. Al via atento mi proponas la laboron per unu el la verkaĵoj de BAGHY kiam, por malkovri la flankojn pri kiuj mi skribis supre, oni uzas demandojn. Respondoj donos materialon por rekonstrui la tuton de la poeziaĵo kaj helpas al ĝia interpretado. Ĉe fenestro de vagonaro Vilaĝeto ĉe rivero Verda monto Flora bord’ Sonoril-son’ de l’ vespero Benko ĉe la domo pord’ Ligas min al vi memoro: Gaja ludo de infan’ La sekret’ de juna koro, Kiso de l’ unua am’… Vilaĝeto ĉe rivero, Vin revidi vanas rev’ Tenas min en mallibero, Urba vivo, zorgoj, dev’ . El: Aŭtuna foliaro, Julio BAGHY (Surfote: La tomboŝtono de geedzoj Baghy en Kerepesi-tombejo, Budapest)
IPR 09/218
— pàgina 19 del PDF —
Demandaro: 1. 2. 3. 4. 5. 6. 7. 8. 9. 10. 11. 12. 13. 14. 15.
Kiu estas la aŭtoro de la verkaĵo? Kiu estas la titolo de la poeziaĵo? Kion signifas laŭ vi la titolo de la poezia kolekto? Ĉu vi kredas, ke la titolo havas metaforan signifon? Argumentu. Kie okazas la ago de la verkaĵo? Kiel vi imagas la personon? Bonvolu priskribi lin: fizika kaj morala portreto. Diru lian aĝon. Ĉu la verkaĵo estas gaja? Trovu pruvojn. Parolu pri la infaneco de la heroo. Ĉu li ŝatas ĝin? Parolu pri la nuna vivo de la ĉefrolulo. Ĉu li estas feliĉa? Trovu pruvojn. Ĉu li estas fidela al sia infaneco? Imagu lian vivon kaj parolu pri ĝi. Atentu pri la foresto de la artikolo antaŭ multaj vortoj de la poeziaĵo. Klarigu tion. Ĉu la protagonisto memoras pri la loko kie li naskiĝis? Pruvu. Ĉu vi povas anticipi la finon de tiu ĉi verkaĵo? Kia estas la homo pri kiu parolas la aŭtoro en la poeziaĵo: ĉu perfida, feliĉa, malfeliĉa? Argumentu. Laŭ vi, kion simbolas la trajno en la verkaĵo?
Jen tiamaniere oni povas labori kun literaturaj E-verkaĵoj. Tio permesas paroligi la lernantojn, disvolvi la menson, evoluigi praktikon. Ĉio tio donas eblecon progresi en studado de la fremda lingvo.
Literaturo 1. Enciklopedio de Esperanto. Hungara E-Asocio. Budapest, 1986 2. Kolker B. Vojaĝo en Esperanto-Lando. Moskvo, Progress, Junior, 1992 3. Galskova N.D., Gez N.I. Teorija obuchenija inostrannim jazikam. Lingvodidaktika i metodika. M., AKADEMIA, 2004
IPR 09/219
— pàgina 20 del PDF —
Claude Piron mortis. Vivu la bona lingvo! Recenzo pri la Oportuna Poŝvortaro E-Portugala de Sylla CHAVES Mi ne povus komenci ĉi tiun recenzon per io pli bela ol simpla kopiado de la vortoj de Sylla en unu el la komencaj paĝoj: “Mi dediĉas tiun ĉi vortaron al Claude PIRON kaj al ĉiuj aliaj, kiuj klopodis, ke E-o restu la bona lingvo kreita de Zamenhof, sane kreskanta, akompananta la kompleksiĝon de la mondo kaj gardanta siajn denaskajn simplecon kaj flekseblecon, por ke ĝi meritu fariĝi la pontolingvo de ĉiuj popoloj de la Tria Jarmilo.” La fakto estas, ke mi mem konsentas preskaŭ pri ĉiuj principoj deklaritaj de Sylla en la enkonduko, kaj pro tio mi pli laŭdas ol kritikas. Mi konsentas pri tio, ke en ĉiuj vortaroj por esperantistoj devas esti ĉiuj vortoj el la Fundamento kaj ĉiuj vortoj oficialigitaj de la Akademio. Ĉio cetera, finfine, estas nur proponoj. Mi konsentas, ke en nia lingvo de ĉiam estis plurformaj vortoj (sinonimoj) kaj plursignifaj vortoj (homonimoj). Tiucele rigardu tion, kion Sylla faris en sia vortaro pri la vorto Atlaso/atlaso. Vi trovos: atlaso 1. (=karto, landkartaro), atlaso 2. (=sateno), Atlaso 3. (= Atlanto). Ĝis nun mi ne vidis ion similan en iu ajn vortaro. Laŭdon al Sylla, kiu komencis bonan praktikon. Mi konsentas pri tio, ke eĉ inter la oficialigitaj vortoj troviĝas tiuj, kiuj bezonas pli simplan esprimadon. Vidu ĉe rimorso, kie vi trovos la proponatan pent-sufero. Same oni povas diri pri forigo de kelkaj plursignifaj vortoj: koreo (en medicina senco) = ĥoreo. Kompreneble la plej multaj atakoj al la vorttrezoro de E-o estis ĉiam pravigitaj per la unua parto de la regulo 15-a de la Fundamento: rajto uzi internacie uzatajn vortojn. Sylla estas unu el la malmultaj esperantistoj, kiuj legis ankaŭ la duan parton de la regulo 15-a, kiu diras, ke oni prenu nur unu radikon kaj poste traktu ĝin laŭ la reguloj de E-o. Sylla tute kohere proponas: redaktoro (= redaktisto) kaj korektas la faron de la Akademio, kiu oficialigis en momento de ebrio la vorton tragika (= tragedia). Mi konsentas, ke E-o estas kunmeta lingvo. Tio estas ĝia forto. Pri tio Sylla atentigas, ke prefere al hipodromo oni diru ĉevalkurejo. La recenzata vortaro estas minejo de tiaj proponoj. Se vi ne volas paroli la grekan, aĉetu ĉi tiun vortaron.
IPR 09/220
— pàgina 21 del PDF —
Mi konsentas, ke por normala parolanto la subtilaj distingoj de botanikistoj kaj ĥemiistoj estas tute neinteresaj. Mi volas manĝi pomojn kaj ne volas scii pri la malsamecoj inter la ruĝaj pomoj kaj la blankaj pomoj, kiuj havas aliajn nomojn por la botanikisto. Mi fieras pri mia malfakeco preskaŭ pri ĉio, ĉar tiaj estas la normalaj parolantoj de lingvo. Mi konsentas pri la pritraktado de la nomoj kaj homaj kaj geografiaj. Oni devas kaj simpligi kaj obei la regulojn de E-o. Mi nur ne samopinias pri la uzado de la formoj en -io de la landnomoj. Mi daŭre diras Italujo, kaj Italio restas por mi io fremda al E-o. En alia okazo ni povus debati kial. Aliflanke mi agnoskas, ke Sylla skribis: “Se o leitor preferir dizer Italujo e Polujo, em vez de Italio e Pollando . . .que o faça.” (= Se la leganto preferas diri Italujo kaj Polujo… li faru tion). Mi akceptas lian inviton pri tio. Sed preter la unuopaj punktoj, mi konsentas ĝenerale pri la strebo de Sylla teni E-on simpla kaj por normalaj homoj. Tiu estis ankaŭ la strebo de Claude PIRON, al kies ideoj mi mem dediĉis la paĝaron http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj\_samsignifaj _vortoj. Post la forpaso de Piron, Sylla restas grandulo al kiu mi rigardas por ricevi inspiron. Renato CORSETTI
Taksu objektive viajn lingvokonojn de Katalin KOVÁTS (Nederlando/Hungario) En la sekvaj du paĝoj ni publikigas gravan dokumenton de la resuma verko Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado1. La lingva memtaksilo ebligas al la lingvolernantoj objektive taksi sian lingvonivelon kaj konscie plani sian pluan progreson cele al la pli bona alproprigo de la lingvo. La saman taksosistemon kaj la difinon de la niveloj, kiel modelon, pli kaj pli da lingvolernejoj kaj eldonejoj de lerniloj uzas jam dise en la mondo kaj ĝin klopodas transpreni ankaŭ ni en la Emovado. Por forigi la subjektivan komprenon pri la vortoj kiel ekzemple ’komencinto’ aŭ ’progresanto’ ni proponas ekde nun uzi (→ p. 24) 1
Verkisto: Konsilio de Eŭropo – H AVEMAN, Roel (trad.). Eldonejo: UEA, Rotterdam, 2007. ISBN: 978 92 9017 100 3. 262 p. (ĉe UEA: € 27)
IPR 09/221
— pàgina 22 del PDF —
En la reta varianto vidu la memtaksilon post la lasta kovrilpaĝo!
IPR 09/222
— pàgina 23 del PDF —
IPR 09/223
— pàgina 24 del PDF —
nur la 6-ŝtupan sistemon de la Referenckadro. Ni, E-instruistoj kaj verkantoj de lerniloj klopodas klasifiki niajn lernomaterialojn, ekzercojn kaj lernilojn, anoncatajn kursojn tiel, ke ili klare indiku kiunivelan lernanton ili celas. Ĉe lernolibroj – kiel ankaŭ en aliaj lingvoj – ni videble indiku de kiu nivelo ĝis kiu nivelo tiuj provizas la lernontojn de la libro per materialo. Ankaŭ la novtipa ekzamensistemo de UEA kaj ITK (Hungara ŝtata lingvoekzamena centro) baziĝas sur la sama principaro, ĝia modelo de Eekzameno estas akreditigita de ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo). La nova sistemo, lanĉita komence de 2009, proponas ekzameniĝeblojn sur tri el la ses niveloj, nome sur B1, B2 kaj C1. En la UK en Bialistoko okazos jam la 4a sesio. Ni invitas la kolegojn trapasi kaj sperti ĝin, por poste povi bone prepari kandidatojn por tiu ekzamentipo. Pri la novtipa ekzameno de UEA-ITK, pri ĝia priskribo, postularo kaj sesioj troveblas pliaj informoj sur la paĝaro www.edukado.net kaj aĉeteblas ampleksa eldonaĵo Esperanto de nivelo al nivelo2 kune kun specimenserioj sur ĉiu nivelo. Ekde la dua parto de la jaro 2009 eblos ankaŭ rete taksi la lingvonivelon trapasante provekzamenon kun la celo trovi kiunivele valoras aliĝi al ekzameno. Tiun retan sistemon funkciigos la hungara ekzamencentro ITK, kunlabore kun www.edudako.net kaj la ekzamena komisiono de UEA. Komencu la moderniĝon per trastudo de la memtaksilo, difino de via nivelo kaj al la samo instigu viajn lernantojn kaj kolegojn. Ĝis revido dum unu el la ekzamensesioj de la novtipaj ekzamenoj. Katalin KOVÁTS, redaktanto de www.edukado.net, kunordiganto de la ekzamenkomisiono de UEA
2
Subtitolo: Lingva ekzameno Origo. Verkistoj: KÓRÓDY, Zs. – KOVÁCS, M. – SALOMONNÉ CSÍSZÁR, P. – SZABÓ, L. Eldonejo: Idegennyelvi Továbbképzı Központ, Budapest, 2008. 136 p. (ĉe UEA: € 10.50)
IPR 09/224
— pàgina 25 del PDF —
Unua leciono de la galega lingvo per rekta metodo de Xosé CONDE (Hispanio, xoconde@yahoo.es) Dum seminario por E-instruistoj gvidata de Irina GONĈAROVÁ kaj okazanta dum Ago-Semajno en Liptovský Mikulaš inter la fino de 2008 kaj la komenco de 2009, mi estis invitita de Irina prezenti ion utilan al la estontaj instruistoj. Post iom da pripensado mi decidis fari la unuan lecionon de la galega lingvo. Mi celis, ke la lernantoj sentu en sia propra interno, kion sentas ĝenerale lernantoj de eksterlanda lingvo dum la unua leciono per rekta metodo. La eksperimento daŭris ĉirkaŭ duonhoron. Antaŭ la komenco mi demandis Esperante ĉu iu konas iun latinidan lingvon kaj neniu respondis. Des pli bone por la eksperimento ĉar tiel mi certis pri ilia absoluta nekompreno de la lingvo instruota. Mi ankaŭ disdonis al ili kelkajn demandojn, por ke ili pripensu pri tiuj temoj dum la leciono. La demandoj estis tiuj ĉi: Pri la enhavo: 1. Ĉu oni instruis (ne) taŭgajn vortojn aŭ gramatikerojn? Pri la instrulingvo: 2. Por kio taŭgas uzi la cel-lingvon? 3. Por kio taŭgas uzi la lernanto-lingvon? Pri la instru-teknikoj: 4. Kio plej taŭgas por doni instrukciojn al la lernantoj? 5. Por kio taŭgas prononci laŭtvoĉe antaŭ ol povi legi la frazojn? Pri la dinamiko: 6. Por kio taŭgas komuna / individua ripetado? Ĝenerale: 7. Kio ne funkciis? Dum la unuaj 15 minutoj mi instruis kelkajn frazojn en la galega kaj la konjugacion de la verbo nomiĝi, kaj dum la lastaj 15 minutoj ni ĉiuj kune pripensis pri ĉio okazinta. Mi intence ne instruis bone, speciale dum la unuaj minutoj. Mi klopodis fari kelkajn tipajn erarojn de la junaj instruistoj: tro da klarigoj kiuj certe ne estas kompreneblaj por la lernantoj, demandi homojn kiuj absolute ne scias kion respondi, ĉar la instruisto ne donis al ili la rimedojn por respondi, instrui malofte uzatajn vortojn aŭ gramatikerojn, ktp. Poste mi plibonigis la sistemon: ni ripetis koruse kelkajn tre simplajn frazojn (Saluton, kiel vi fartas?, kaj tiel plu), tute kompreneblajn el la kunteksto, kaj poste ili ripetis ilin en paroj. Nur post tio mi skribis la
IPR 09/225
— pàgina 26 del PDF —
frazojn sur la tabulon kaj praktikis ankoraŭ pli da tempo. Sekve mi prezentis la konjugacion por ĉiuj personoj de la verbo “nomiĝi” en prezenco, kaj finis praktikante denove la frazojn lernitajn. La plej interesa parto fakte estis la dua, kiam la lernantoj kaj mi komentis ĉion kio okazis. Unue ili sentis sin perditaj sed iom post iom sufiĉe komprenis. Oni kritikis la neutilecon de la as-tempa konjugacio de la verbo “nomiĝi”. Oni proponis prezenti nur la du unuajn personojn (la plej uzatajn) aŭ la verbon “esti” anstataŭ “nomiĝi”, ĉar tiu estas multe pli utila por novaj lernantoj. Oni taksis ankaŭ, ke la uzado de la cel-lingvo taŭgas por “kutimigi la orelon” al la nova lingvo kaj por disvolvi ene de si mem strategiojn por kompreni la instruiston. Tamen, ankaŭ povas esti utile uzi la lernanto-lingvon por ekzemple klarigi ion komplikan, aŭ tutsimple por lasi la lernantojn ripozi. Pri la instrukcioj oni konkludis, ke la klarigoj en la cellingvo preskaŭ ne taŭgas, ĉar la lernantoj ne povas kompreni ilin, sed jes taŭgas fari ekzemplon aŭ klarigi en la lingvo de la lernantoj. La ripetado antaŭ la legado de la frazoj taŭgis por fiksi la prononcon sen pripensi la manieron skribi la literojn, kaj por parkerigi kelkajn utilajn frazojn. Fine, ripeti unue koruse utilas speciale al la lernantoj kiuj ankoraŭ ne sentas sin sufiĉe certaj pri la prononcado. Poste dum la perpara ripetado ili fiksas la frazojn en sia menso. La lernantoj memoris pri la frazoj eĉ tri tagojn poste! Entute estis laŭ mia vidpunkto tre interesa eksperimento. Kelkfoje okazas, ke abundaj teoriaj klarigoj pri metodologio ne helpas kompreni, ĉar oni devas ellabori la tutan argumenton ene de la kapo kaj imagi ĉu tio funkcius aŭ ne. Sed sperti (kaj suferi!) kiel nova lernanto kelkajn teknikojn kaj poste pripensi pri ilia utileco dum niaj kursoj, tio ja estas vere lumiga.
Ĉu lingvo dum 7 tagoj estas miraklo? de Gennadij ŜILO, la rektoro de Eŭropa universitato JUSTO Praktiko estas kriterio de la vero de ajna teoriaĵo. Tial ne maloftas la kazoj, kiam la scienco klarigas mirindajn faktojn jam okazintajn en la praktiko. Tiujn faktojn oni fojfoje nomas mirakloj. Sed mirakloj, kiel sciatas, ne ekzistas. Ordinare oni nomas miraklo naturan aŭ socian fenomenon, kiu dume ne estas klarigita science.
IPR 09/226
— pàgina 27 del PDF —
Verŝajne, al la speco de tiuj mirakloj en la sfero de socia (kleriga) agado necesas atribui la statistikan fakton menciitan de prof. SELTEN, karakterizantan studadon en Germanio de fremda lingvo laŭ la 4-jara programo. Kiam en paralelaj klasoj oni „perdas” 2 jarojn por studado de la Internacia Lingvo Esperanto, tiuj lernantoj dum tiu tempo ekposedas ĝin perfekte, kaj dum la restintaj 2 jaroj sukcesas ekparoli fremdan lingvon pli bone, ol tiuj, kiuj dum ĉiuj 4 jaroj studis nur la fremdan. La esploroj montris, ke 94-96% de tiuj, kiujn oni kutime konsideras posedantoj de fremdaj lingvoj, efektive ne posedas tiujn lingvojn kaj kapablas interkomunikiĝi per fremda lingvo nur sur primitiva nivelo. Mezkapabla studento dum 2 jaroj povas finstudi E-on pli bone, ol la gepatran lingvon, kiun li studis dum 15-20 jaroj ĝis tiu tempo. Tiu ĉi konkludo ne estas ŝerco, se konsideri, ekzemple, ke en la rusa lingvo ne estas sciate, kio pli multas – ĉu la reguloj aǔ la esceptoj de ili, sed en E-o, havanta la gramatikon sur 2 paperfolioj, ne estas eĉ unu escepto. Mi studis E-on ne tiel diligente, kiel la rusan lingvon, kaj ne tiom longe. E-on dum 4 monatoj, la rusan dum 64 jaroj. Mi parolas kaj skribas en E-o senerare (ĉi tie – kiel oni skribas, samtiel oni legas). En la gepatra rusa lingvo mi ĝis nun ne povas kompetentiĝi. Mi celas, ke konsiderata kiel deca scianto de la rusa lingvo, kiun mi studas jam la 65-an jaron, tamen mi pli malanalfabete parolas kaj skribas en E-o, kiun siatempe mi studis dum 4 monatoj. En la informlibro „La plej bonaj finintoj de la moskvaj superaj lernejoj en 2004” (p. 37-38) estas priskribita la unika kazo en la rusia pedagogia praktiko, kiam la grupo de la finintoj de la ĉeesta fako de la fakultato de la Eŭropa universitato JUSTO plenumis diplomhavigajn ekzamenojn kaj defendis diplomtaskojn antaŭ la ŝtata komisiono en 3 lingvoj – la rusa, la angla kaj E-o. Dum 9 jaroj en la universitato, kie E-o estas deviga studobjekto, tiu lingvo estis studata dum 10 tagoj, sed dum la lastaj 2 jaroj po 7 tagojn (po 6 studhorojn ĉiutage). En la 8-a tago la grupo ekzameniĝas ĉe la komisiono, en kiu estas 3 sciencistoj- esperantistoj. La ekzameno konsistas el 5 partoj: 1) prezento de spektaklo „Atenco” pri ekonomi-jura temo. La spektaklo daŭras de 1 horo ĝis 2,5 horoj depende de la grandeco de la grupo; 2) voĉlegado de poemoj aŭ rakontoj, ŝercoj, skeĉoj, anekdotoj; 3) korusa prezentado de kantoj; 4) gramatiko; 5) konversacio kun la ekzamenantoj ne nur pri ĉiutagaj temoj, sed ankaŭ respondoj al demandoj similaj al: „Kiujn funkciojn plenumas advokato?” „Kiu estas la akuzanto en kriminala juĝproceso?” „Kiu estas la centra
IPR 09/227
— pàgina 28 del PDF —
figuro en kriminala juĝproceso?” „La rolo de la prezidanto en juĝproceso” ktp. Iu ne kredas: ia miraklo estas. Sed ĉiujare la procedo de la ekzameniĝo fiksiĝas per videoregistrilo. Neniu miraklo okazas. Sciatas, ke pli bone studi lingvon estas voĉlegi parkerigatan prozon, poemojn, kanti, demonstri realaĵojn ludante. La menciitan gramatikon la studentoj studas en la unua tago. Ĝis la fino de la tago la studentoj plektas tiajn frazojn, kiajn plejmulto el ili ne finlernis konstrui dum 5-10 jaroj da lernado de alia lingvo. Kaj la afero ĉi tie estas ne nur en gramatiko simpla kaj logika, sen ajnaj esceptoj, sed ankaŭ en tio, ke en E-o ĉ. 50 %-oj de la terminoj estas vortoj de internacia uzado, konataj al ajna mezerudicia homo, kiel: profesoro, akto, aktiva, programo, plani, aktuale… Tial ĉiu komencinta studi E-on fakte jam duone konas ĝin. Laŭ la metodiko, ellaborita en la Eŭropa universitato JUSTO, ne necesas studi ĝin dum 2 jaroj, kiel en la ekzemplo de SELTEN el la germana praktiko. La 7-taga kurso de studado de E-o komenciĝas ĵaŭde. Tiutage la tuta gramatiko donatas. Vendrede la studentoj alproprigas la aplikadon de la gramatikaj reguloj praktike. Samtage legatas la spektaklo kaj distribuatas la roloj, disdonatas la tekstoj de la poemoj, kantoj, rakontoj ktp. Dum ĵaŭdo-vendredo la studentoj ne sukcesas laciĝi pro la nova fako. Eĉ pli, la entuziasmo pro la konvinkiĝo, ke nur post 2 tagoj ili jam povas relative facile paroli per tiu lingvo, instigas ilin en la venonta semajnfino kun plezuro plenumi la taskojn de la unuaj 2 lecionoj, kun kiuj ili jam konatiĝis. Ekde lundo la ritmo de la laboro jenas: dum 3 horoj parola praktiko, dum la 3 restintaj horoj lernado de la roloj, kontrolo de la ĝusteco de la prononco, ellaboro de la parolmaniero kaj de la fundamento de la retoriko. Ĝuste tiel la tutan sekvan semajnon ĝisvendrede. Kompreneble ankaŭ hejme la studentoj devas studi, kiel necesas, dum tiom da horoj ĉiutage, samkiom ili studas en la universitato. La sekvan lundon (en la 8-a labortago) 3 horoj da ĝenerala provludo kaj la menciita ekzameniĝo. Universitato JUSTO kun Rusia E-Unio preparis liston, en kiu estas pli ol 200 e-istoj (el la plej grandaj urboj de Rusio), havantaj konvenan sperton pri instruado de E-o. Tiuj homoj pretas neprofiteme efektivigi semajnan kurson de instruado pri la bazo de E-o por instruistoj de lernejoj kaj altlernejoj laŭ la menciita aŭ alia metodiko (kiuj sufiĉe multas en Rusio). Post tiu kurso la instruistoj mem instruos jam kontraŭ pago en lernejoj kaj altlernejoj.
IPR 09/228
— pàgina 29 del PDF —
Ni rimarku, ke e-istoj estas la sola kategorio el la komunumoj, en ĉiuj el kiuj 100 %-oj de la anoj posedas minimume 2 lingvojn. Tial ilia opinio rilate al la solvo de la lingva problemo estas sufiĉe kvalifikita kaj meritas seriozan atenton. Kiel la sovetia, tiel ankaŭ la rusia skolo de la instruado de fremdaj lingvoj kun grandegaj monaj kaj tempaj elspezoj ne atingis la deziratan rezulton, nur unuopaj studantoj povis ekposedi lingvon. Necesas radikale ŝanĝi la aliron al la instruado! Kiel? Profesoro SELTEN donis la ekzemplon al ni kontraŭ la sama tempo kaj kontraŭ la sama mono studi 2 lingvojn anstataŭ 1. Akomodante al la rusia sistemo de la instruado de lingvo, kie la ŝtata normo antaŭvidas studadon de fremda lingvo dum 3 jaroj (dum 340 horoj), eblas imagi sufiĉa unu jaron destini por studado de E-o, kaj la du restintajn por fremda lingvo. Ankoraŭ unu ekzemplo el eksterlanda praktiko de studado de fremdaj lingvoj meritas atenton. Oni enkondukis E-on en Hungario antaŭ multaj jaroj, kiel fakultativan studobjekton, en la studprogramojn de la lernejoj kaj altlernejoj. Unu jaron post la enkonduko, la kvanto de la studantoj de tiu lingvo kreskis plurdekoble kaj, sekve, pliboniĝis la posedo de la fremdaj lingvoj. Hodiaŭ la posedo de la lingvo E-o en Hungario donas la samajn avantaĝojn, kiel de ajna fremda lingvo: pluson de 15%-oj al la salajro pro ĉiu lingvo3. Mi ne povas juĝi, kiom tio movis antaŭen la lingvosciadon, sed ŝajnas esti nekontesteble, ke tiom efika stimulo por ekposedo de lingvoj kontribuas al tio, ke hodiaŭ Hungario iĝas la avangardo laŭ la kvanto de la nobelpremiitoj averaĝe por la kvanto de la enloĝantoj. Ni, rusianoj, esence bezonas inventi nenion, sed simple uzi la bonan ekzemplon de aliuloj kaj ŝanĝi nian rilaton al la lingva problemo. Kaj se tia regno kiel Rusio, kun konsidero de ĉiuj menciitaj kaj nemenciitaj argumentoj, per vola ago enkondukos E-on kiel propedeŭtikan rimedon en la studprogramojn, mi opinias, ke sekvos ĉenreakcio de ŝtatoj. Kaj tiam ne malantaŭ montoj estos la tempo, kiam realiĝos la multjarcenta revo de la homaro pri la solvo de la problemo de la internacia komunikado danke al ankaŭ neŭtrala helpa lingvo. Pli racia rimedo hodiaŭ ne ekzistas en la mondo kaj en la plej proksimaj 50-100 jaroj ne antaŭvideblas, se konsideri, 3
Teorie, laŭleĝe jes. Sed mi ne konas kolegon, kiu ricevis salajroaltigon pro lingvoekzamenoj. Ĉio dependas de la lokaj eblecoj. – NdlR
IPR 09/229
— pàgina 30 del PDF —
ke dum la lastaj 2000 jaroj estis entreprenitaj ĉ. 3000 provoj krei tuthomaran helpan lingvon, kaj tion partoprenis tiaj geniuloj, kiel Dekarto, Spinozo, Lejbnico, Ejnŝtejno kaj multaj aliaj. Ja restis viva kaj sukcese funkcias el ĉiuj racie kreitaj lingvoprojektoj nur 1: E-o. „Laŭ la esprimivaj kapabloj kun la lingvo E-o ne povas egaliĝi iu el la naciaj lingvoj, kiujn mi posedas”, deklaris la fama lingvisto Paul ARISTE el Tartu, kiu posedis kelkdekojn da lingvoj kaj ankaŭ E-on. tradukis el la rusa Vladimir MININ laŭ la peto de Claude PIRON (laŭ artikolo aperinta en ”e-ins” 12 januaro 2008)
Erarologio De PoVo al PIVo rubriko de Rob MOERBEEK (Nederlando) Rilate la antaŭan rubrikon: S-ano J. SCHIFFER evidente pravis: mi (vin)trodormis kaj mi dankas pro la korektoj. Ĉe la verboj ni emas pretervidi la diferencojn inter E-o kaj la nacia aŭ rega lingvo ankaŭ pri la signifoamplekso, la “rekcio” (transitiva/ netransitiva) kaj la “voĉoj” (i/igi/iĝi). Ĝenerale verbigo de substantiva radiko eblas rekte: “sukeri la supon” lingve ne meritas riproĉon. Sed surbaze de adjektiva radiko verbigo pleje bezonas –ig: lingve ne bongustas *”dolĉi la supon”. Foje mistifikas nin paronimeco (“stoki” sub influo de “stakigi” misformiĝas al “stokigi”). Sed – la tria la plej bona – gravaj ŝanĝoj en PIV (“Plena Ilustrita Vortaro”, 1970 … 2002, 2005) kompare kun PV (“Plena Vortaro” 4a eldono 1953 kun grava Suplemento de la sama Gaston WARINGHIEN, kiu riĉigis nin per PIV) evidente ne trovis ĝeneralan aplikon: klare pro la nedigestata amaso da novaj eroj. Nu, kio novas? La lasta eldono (2005), kiu rezignis pri la epiteto “Nova”, malhavas la ikson (x) por indiki la kombinon tr(ansitiva)/netr(ansitiva), sed foje ankoraŭ allasas “tr aŭ netr” (pardoni iun/ al iu), pli ofte distribuas la indikojn laŭ la signifoj (suferi I netr – kun “de”, “je” kaj “pro”; II tr por la signifoj 4a kaj 5a). La plej multaj x-verboj en PIV aperas transitivaj, kio ne malhelpas (ankaŭ laŭ la antaŭparolo) al-objekton (ĉe “komandi” tr ni trovas IPR 09/230
— pàgina 31 del PDF —
la Zamenhofan “al iu”), tiel ni legas (krom absoluta uzo: sen objekto) nur akuzativajn objektojn ĉe influi (ĉu tamen eblus “al iu”, “sur ion”?) kaj gratuli (mankas la ankoraŭ ofte legata “al”). Pozi (nun netr) ne plu paralelas kun “figuri” por indiki kion oni bildigas. Prave la limigo okazas kiam PV ne ekzemplis rektan objekton: interalie hurai perdis transiremon. “Enui la tutan tagon” neniel meritis la klasifikon “tr”. Kompletan “transvalorigon” suferis la elektro-verboj: homojn oni verŝajne plu elektras (sen mortigo), tamen kiel pacienton ne plu “elektr(um)as”, sed oni moderne elektrigas sukcenon per frotado kaj kongresanojn per parolado; fervojojn ni ne plu elektrigas sed elektrizas. En la Viena UK en 1970 Prof. WARINGHIEN mem nin elektrigis per sia klarigo ke “abonantaro” montras ke anstataŭ “aboni novan gazeton” ni uzu “ekaboni”. “Kargi” ŝanĝis sian signifon “ĉarti” al “ŝarĝi”. Sed eĉ nun ankoraŭ niajn poetojn ne trafis la radikkaraktera ŝanĝo de APERT: ĝi estas (laŭ la freŝdata PIV) adjektiva. Do aperti ne plu signifas malfermi…. (Poetoj ja ĝuas licencojn!) Plej ofte – laŭ la principo de sufiĉo – restis la mallonga varianto el la x-verboj, tute ekonomie. Do ne plu breĉ(et)igi, bukligi, centrigi (krom kiel fakvorto), ĉagreniĝo, decidiga, dentigi, falsigi (honorcite: la zamenhofa falsofari), kalkumi agron, fulgigi, enklasigi, koloniigi, komenciĝo, laŭliniigi (nun sen prefikso, prave restis liniita papero), magnetigi, ekmovigi (nun sen sufikso), neigi (aldoniĝis la foje necesa “negi”), nomigi (sed oni nun ja plisilabe nomumas postenulon), revoluciigi, sulkigi…. Tamen – laŭ la principo de logika neceso – ni nun aliformIGas, fragmentIGas, publikIGas, elradikIGas, versoj ne plu rimas, sed nur rimIĜas. Ordi fariĝis ARKaismo. Novaj verboj: energii, hipnoti (NTR!) kaj hipnotIZi. Enigma – ne ĝenerale agnoskata – estas la transitiveco de “kosti” kaj “valori”, ĉe kiuj ne eblas pasivigo (ĉu *la vivo estas kostata/valorata de tia kuraĝo”?). Laŭ la rekomendo de Verax kaj Wüster malkiel APERT nun KONCENTR fariĝis verba: sen –ig-. Kaj ĉe la tradicia koncentra ni nun trovas la rekomendon = samcentra, do ni preferu la kunmetaĵon. PIV 2005 diferencigas “korpigi” de “enkorpigi” kaj svati ne plu rilatas propran edziĝemon: moderne-komunlingve indas “svatiĝi”. Feliĉe krom ARK kaj EVI(tenda) ni retrovas ankaŭ tiajn avertojn (alivorte): ne trouzi la sufikson –UM, ne uzi ĉe ekzerci kiel rektan objekton la lernaĵon. (simile oni trejnas la fingrojn, ne plonĝadon). IPR 09/231
— pàgina 32 del PDF —
Bv provi: Ĉu mi abonigu al vi IPR? Ne, mi jam abon__ Aperas printempo: ni apert__u al ĝi nian animon. Por kursanoj ni zorge artik__u niajn vortojn. Faligante la kuleron mi breĉet__is la telerrandon: ĉu prefere ĝin dent__i? Krispan hararon ne necesas bukl__i. Ni devas (kon)centr__i ĉiujn niajn fortojn, ĉar venis la decid__a horo. Fumkafejoj fals__as la konkurencon. La petrola lampo terure fulg__is. Manke de narkotiloj mi eble hipnot__u vin, afablis la dentisto. Ni havas nur unu tagon por klas__i ĉiujn librojn en la aŭkciejo. Kial vi provas koloni__i nian insulon? Kompatu (al ni/nin)! En la komenc__o estis knal__ema praatomo. La skulptisto sukcesis (en)korp__i sian idealon kaj kontenta kruc__is la brakojn sur la b(r)usto. Sur lini__ita papero la ludomaniulo (laŭ)lini__is siajn ĵetonojn: pli facile ol ilin stak__i, li diris. Ĉu necesas magnet__i la metalon antaŭ ol elektr__i la malamikon? Bone, sed ne ekmov__u la aparaton! Vi pravas: tio estas nene__ebla! Nia Esperanto-lekciisto estis nom(ig/um)ita profesoro. Hura__u (lin/al li)! Mi riĉiĝis per or(ig/um)ita horloĝeto. Tutan arbon la ventego elradik__is. Ĉu asonanc__itaj versoj pli malfacilas ol rim__antaj? Ne sulk__u la frunton, kiam vi svat__as je belulino! Solvoj: Mi ĝin jam abonas; apertigu; artiku/artikigu; breĉetis; denti; bukli; (kon)centri, decida; falsas; fulgis; hipnotigu; klasi; kolonii, kompatu nin; komenco, knalema; korpigi, krucis – brusto; liniita, liniigis (ja eblas: laŭliniigis); stakigi; magneti (magnetigebla ŝajnas ARK en la freŝdata PIV); elektri, ekmovu; neneadebla/nenegebla/ne neigebla; nomumita, hurau al li; or(ig)ita; elradikigis; asonancitaj, rimiĝantaj; sulku, svatiĝas.
Legantoletero por IPR Dankon pro la aperigo de la traktaĵo de Geraldo MATTOS «Ago kaj stato ĉe participo» (IPR 09/1, p.9-13). Ĝi denove instigas ankaŭ pedagogojn trapensi sian leĝeran uzadon de la Esperantaj participoj, asertante sekvon al la Zamenhofa lingvouzo kaj la aspektismaj reguloj de WARENGHIEN kaj KALOCSAY. Ne, ili ne sekvas ian sistemon, kion ja vere bezonas racia
IPR 09/232
— pàgina 33 del PDF —
internacia lingvo. Ili preferas sekvi la proprajn kutimojn aŭ malbonajn modelojn. Tion ne nur asertas mi malgrava germana Esperantano, sed iama prezidanto de AdE. Se la esperantistoj tiam kaj hodiaŭ malferme trapensus la studaĵojn de Rikardo ŜULCO, ili ne ĉiam denove devus barakti kontraŭ tiu ĉi lingva demando. Ili havus la plej simplan solvon: «La participo rilatas al la priparolata tempo.» Tiam nek prof. MATTOS, nek d-ro FISCHER, nek d-ro VERGARA (ties demandojn aŭ studojn mi ekzemple konas) ĉiam denove devus elpensi eliron el la aspektisma sistemo. Se E-o estas klara, racia lingvo, multaj esperantistoj ne meritas ĝin. Sed aparte tiuj trudas tempoperdon, nekoheran lingvaĵon, eĉ malpacon al ni aliaj. Tian lingvon mi neniam volis lerni. Sed ĉu ni vere esperu racion en racia lingvo, se eĉ tiom klera kaj ŝatinda persono kiel André CHERPILLOD en Monato kriigas (tiel!): «Mi ne estas atisto», taksante tiun atribuadon «insulto»? Sen komenti la tutan artikolon en IPR, mi konkrete konsterniĝas, kiam mi post jardeko legas ĉe MATTOS preskaŭ la samajn vortojn, kiujn mi legis tiam ĉe Ŝulco: M. klarigas, ke la ago okazas «dum la parolo» (Ŝulco: «priparolata tempo»). Same li akcentas la paralelecon de aktivaj kaj pasivaj participoj. Kiom ofte oni devas inventi la tempisman radon, ĝis la lasta piedulo komprenas, ke nur ĝi konvene helpas atingi la celon? Por ne plu perdi valoran tempon, mi nur povas konsili al la akademiano MATTOS kaj estontaj gramatikistoj studi la Ŝulcajn verkojn. Al pedagogoj mi rekomendas lerni kaj instrui racian interpretadon de la participoj. Kaj tiu interpretado ne estas arbitra, sed rezultas el la rekta apliko de la 6a regulo Zamenhofa. Franz-Georg RÖSSLER (Germanio)
El la landoj kaj sekcioj Britio – Germanio – Hungario Esperanta Comenius-projekto financata de EU Trilanda kunlaboro de bazlernejoj per E-o inter 2008-2010 Grandan sukceson atingis la komune ellaborita Comenius-projekto de tri bazlernejoj, kie E-o estas instruata kiel lernfaciliga studobjekto. Dum du jaroj la Springboard-lernejo en Bar Hill/Cambridge, Britio, la Nicolailernejo en Herzberg am Harz, Germanio, kaj Komlóstetıi Általános Iskola IPR 09/233
— pàgina 34 del PDF —
en Miskolc, Hungario, kunlaboras enkadre de la t.n. „Lifelong Learning Programme” de EU. Tiu ĉi Comenius-projekto „Lingvoj kaj Landoj” celas edukadon al eŭropaneco per E-o, lingvo havanta propedeŭtikan rolon por plifaciligi la lernadon de fremdaj lingvoj kaj komunikadon en Eŭropa Unio. Dank’ al la persista instrulaboro, bona kunagado de Tim MORLEY, Zsófia KÓRÓDY kaj Ilona FEDOR, la infanoj el la tri partnerlernejoj interŝanĝas informojn, fotojn, filmojn, salutojn, bildojn. Ili havas komunan retan platformon, blogejon ĉe e-Twinning, kie ili prezentas siajn materialojn. La instruistoj kunagadas per video-konferencoj, la infanoj same uzas la modernajn vojojn de rekta komunikado per la interreto: estas granda travivaĵo vidi, aŭdi unu la alian. La gajnita subvencio ebligas la aĉetadon de la bezonataj materialoj, teknikaĵoj por efika E-instruado, kaj pagos la kostojn de reciprokaj vizitoj unu al la aliaj en la sekvaj du jaroj. La preparvizito de lerneja grupo, 7-9 jaraj infanoj kun gepatroj kaj instruistoj, okazis en aŭgusto 2008 en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo. La sekva evento estos vizito al Britio fine de aprilo.
Germanio TORPEDo-5 en Herzberg am Harz AGEI, landa sekcio de ILEI en Germanio, invitas interesiĝantojn el Germanio kaj el la tuta mondo al sia tradicia Oktobra Pedagogia Renkontiĝo, organizata de Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana ECentro por 9-12 oktobro 2009. CELO: prezenti varion de instrumetodoj, montri ilin en praktiko; ekkoni historiajn kaj nuntempajn lernmaterialon, renkontiĝi kun aŭtoroj, metodikistoj TEORIO KAJ PRAKTIKO: Lernu pri instrumetodoj, ekkonu la plej gravajn lernolibrojn, renkontu fakulojn, havu rektan spertinterŝanĝon. Tiu kunveno estos grava kaj por spertaj instruistoj kaj por tiuj, kiuj ŝatus ekkoni pli pri efika instruado de E-o. Biblioteko kun abundo da faka materialo surloke je dispono! JUBILEA PROGRAMO: • prezentado de tradiciaj kaj modernaj lernolibroj, instrumaterialoj, instruteknikoj, spertinterŝanĝo, diskutoj • instruista bazaro. Aŭkcio de valoraj malnovaj lernolibroj
IPR 09/234
— pàgina 35 del PDF —
• filmoj, registritaj modellecionoj, analizo de la montritaj metodoj kun helpo de spertuloj, memorprogramoj honore al tiuj, kiuj jam ne povas esti inter ni. Renkontu ilin per filmoj, voĉregistraĵoj • metodiko en la praktiko: provinstruado • inaŭguro de pedagogia-metodika fakbiblioteko en Interkultura Centro Herzberg: gazetoj, faklibroj, lernolibroj, instruhelpiloj, son- kaj vidmaterialoj, vortaroj ktp. INVITOTOJ: aŭtoroj de lernolibroj, faklibroj pri E-instruado, ekkono de diversstilaj libroj kune kun la taŭga metodo, informoj, prezentadoj‚ el la unua mano’, t.e. de la aŭtoro mem! Kontakto: Zsófia KÓRÓDY, prezidanto de AGEI, DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6. +49/5521-5983, http://ic-herzberg.de, zsofia.korody@esperanto.de
Hungario En Hungario estas preferataj la lingvoj lovara4 kaj Esperanta. En Hungario en universitatoj kaj altlernejoj ekde dek jaroj iĝis mode elekti E-on kaj la lovaran. La studentoj ĝenerale decidas tion prokomforte, ĉar por akiri diplomon oni bezonas iun lingvoatestilon kaj por multaj ŝajnas pli facile akiri ĝin ĉi-maniere, uzante malpli da energio en la studado. Por studentoj estas alloga la simpla gramatiko de E-o kaj la vorttrezoro de la lovara, pri kiu oni pensas, ke ĝi havas malpli multajn vortojn ol aliaj lingvoj. (Se tio estus vera, eĉ tiam tio ne faciligus la studadon, ĉar por akiri iun ajn lingvoatestilon oni bezonas ĉ. dumil-dumil kvincent vortojn el iu ajn lingvo en mezgrada lingvoekzameno.) La populareco de ĉi tiuj du lingvoj stagnis dum la lastaj jaroj: lastjare metis sukcesan lingvoekzamenon pri E-o 2% de la studentoj, pri la lovara: 1%. La plejmulto el la studentoj daǔre plej ofte preferas la anglan kaj germanan lingvojn al aliaj lingvoj. 4
NdlR: Romaoj parolantaj la lovaran lingvon aŭ proksiman dialekton vivas plejparte en Rumanujo, Slovakujo, Hungarujo, Balkanio (Serbujo, Kroatujo ktp), Francujo, Germanujo, Nord-Ameriko. La diversaj ciganaj lingvoj traretas tre grandan teritorion, tamen la romaoj sukcese interkompreniĝas en tre granda teritorio, malgraŭ pli aŭ malpli grandaj diferencoj en siaj lingvoj kaj dialektoj, respektive. Oni konas ankaŭ diversajn klopodojn por lingvo-renovigo certe kun unuecigaj streboj, almenaŭ parte.
IPR 09/235
— pàgina 36 del PDF —
Ekzistas tiuj universitatoj, kie la populareco de E-o kaj la lovara lingvo estas vere granda. Ekzemple en la fako andragogio5 de universitato de urbo Pécs 4% de la studentoj elektas ĉi tiujn du lingvojn. Laŭ la dekano de tiu fako la klarigo estas simpla: pli da studentoj lernas apud laboro, kaj ili volas gajni tempon elektante la plej facilan lingvon La universitataj fakoj havas eblon fiksi pri kiuj lingvoj ekzameniĝu la studentoj en siaj fakoj. La fakoj povas fiksi ankaŭ tion, ĉu estas bezonata faka lingvoekzameno aŭ ne. Se tio estas fiksata, do oni ne povas ekzameni pri E-o kaj la lovara lingvo, ĉar pri tiuj lingvoj oni ne povas plenumi ŝtatan, fakan lingvoekzamenon. Ekzistas jam tiuj fakoj (ekz. la fakoj pri teknika informadiko kaj programista matematiko), kie estas akceptata nur la angla lingvoekzameno. Sed ne temas pri tio, ke kono de tiuj du lingvoj estus vana. Eĉ estas ekzemplo ke ĝuste ekz. la lovara lingvokono signifas favoron por akiri iun laborlokon, ekzemple en la sociala sfero. Estas grave: senŝvite ne eblas ekzameniĝi ankaŭ pri ĉi tiuj lingvoj. Lastjare – laŭ la landaj indikoj – nur 50% el la studentoj elektintaj ĉi tiujn lingvojn povis plenumi sukcesan lingvoekzamenon. Ekzameniĝantoj pri aliaj lingvoj ekzameniĝis iom pli bone: ekz. du trionoj el la ekzameniĝantoj plenumis sukcesan ekzamenon pri la angla kaj germana lingvoj. Julianna VAS-SZEGEDI
Ĉeĥio Infan-konkurso kaj ekspozicio pri la temo ’fervojo’ Ĉeĥa E-Asocio proklamas konkurson de infanaj belartaj kaj literaturaj verkoj pri la temo FERVOJO okaze de 100 jaroj de la organizita E-movado inter la fervojistoj, en kiu ankaŭ la ĉeĥaj esperantistoj ludis gravan rolon. Partopreni rajtas infanoj, kiuj parolas E-on aŭ lernas ĝin, ĝis 15-jaraj inkluzive (laŭ la aĝo atingita en 2009). Al la konkurso eblas sendi laboraĵojn belartajn (desegno, pentraĵo, kungluita bildo, grafikaĵo), poemon, rakonton, fotojn nigrajn-blankajn aŭ kolorajn. La konkurso estas starigita por du kategorioj: A: por aŭtoroj ĝis 10-jaraj, B: por aŭtoroj 11–15-jaraj. Akceptado de konkursaĵoj: ĝis la 31-a de aŭgusto 2009. Kunsido de la ĵurio: ĝis la 15-a de septembro 2009. Solena transdono de la premioj kaj inaŭguro de la ekspozicio: en aŭtuno 2009. Pliaj informoj ĉe www.esperanto.cz/infankonkurso aŭ Libuše Dvořáková, Zahradní 2/B, CZ-568 02 Svitavy, retpoŝta adreso: dvor.libuse@seznam.cz. 5
scienco, kiu okupiĝas pri la edukado de plenkreskuloj
IPR 09/236
— pàgina 37 del PDF —
Pollando Instruista trejnado en la kunlaboro de UAM kaj ILEI La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de E-o kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 12-18.09.2009, la dua 30.01-05.02.2010) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2010. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado. Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri E-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de E-kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno). Partoprenkotizo: A-landoj: 360 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro. Instruos: Katalin KOVÁTS, Maria MAJERCZAK, Zsófia KÓRÓDY, Ilona KOUTNY, Tomasz CHMIELIK, István ERTL, Aleksander KORĴENKOV. La tradicia semajnfina kultura aranĝo ARKONES (18-20.09. 2009), same en Poznano, proponas agrablan amuziĝon kun teatraĵoj, filmoj, muziko, diskutoj, ktp tuj post la septembra sesio, ĉi-jare la 25-an fojon. Informoj kaj aliĝo: interlin@amu.edu.pl aǔ ikoutny@amu.edu.pl http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/index.html
Slovenio Bonvenon al festivalo de lingvoj kaj kulturoj! Festivalo de lingvoj kaj kulturoj okazos dum fama Festivalo Lent, inter la 26-a de junio kaj la 11-a de julio 2009 en slovena urbo Maribor. En la urba parko estos aparte organizita evento «Art Kamp». Dum tiu tempo ni prezentos proksimume 30 lingvojn kaj faros kurson de E-o. Samtempe ni organizas ekspozicion en la Muzeo de popola liberigo kie ni prezentos diversajn materialojn ligitajn al mondaj popoloj kaj kulturoj. Pro tio ni jam kontaktis multajn ambasadojn kaj amikojn tutmonde. Ni invitas ĉiujn partopreni en kolektado de ekspozicia materialo (unua skriblernolibro por infanoj, vortaroj, mapoj de landoj, flagetoj, popolaj simboloj, gravaj aĵoj, muzikaĵoj…). Ni aparte ĝojos se ankaŭ vi venos aŭ tra Skype-kunveno IPR 09/237
— pàgina 38 del PDF —
prezentos gravajn aferojn de via propra lingvo kaj kulturo. Bonvenon al Maribor! NdlR – La organizantoj petas ĉiujn, kiuj povas traduki la supran tekston al sia patrina lingvo (aŭ alia, se ili kapablas). Ili volas publikigi etan noton (invitilon) en kiel eble plej multaj lingvoj kaj meti tiujn tradukojn en la paĝaro www.zvik.org. Ĉiuj viaj kontribuoj estas bonvenaj. Bv. skribi pri kiu lingvo temas, kaj aldoni vian plenan nomon kaj urbon/landon el kiu vi estas. Kontaktadreso: vesna.oradovic@gmail.com
Usono Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2009 NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, festos sian 40-an jaron ĉi-somere en bela apudmara San Diego, Kalifornio, de la 29-a de junio ĝis la 17-a de julio, 2009. NASK daŭrigas sian tradician rolon kiel grava centro de plurnivela lernado kaj internacia uzado de E-o, ĉi-foje en la sino de la mondfama Universitato de Kalifornio en San Diego. NASK 2009 konsistos el tri kursoj: – Spomenka ŠTIMEĆ, unu el la plej elstaraj vivantaj verkistoj en E-o, gvidos seminarion pri diverskultura literaturo; – Paŭl GUBBINS, eminenta dramaturgo kaj ĵurnalisto, instruos meznivelan kurson; – Lee MILLER, konata usona pedagogo, instruos postbazan kurson. Grant GOODALL, direktoro de la lingva fako de la universitato, estros la kursaron. La kursoj mem estas nur unu flanko de NASK 2009. Por kuncelebri la datrevenon venos pluraj gastprelegantoj. Ĝis nun konfirmitaj estas Humphrey TONKIN kaj Mark FETTES; aliajn oni baldaŭ anoncos. Estos ankaŭ videaj konversacioj kaj intervjuoj kun instruistoj kaj lernantoj el antaŭaj jaroj kaj el diversaj landoj. NASK estas unika evento en E-ujo pro almenaŭ du kialoj. Unue, ĝi proponas oficialajn universitatajn kursojn kiuj estas tamen malfermitaj al la tutmonda esperantistaro, sendepende de antaŭa universitata studo. Due, ĝi proponas tri-semajnan loĝadon en plene Esperanta medio. Ĉiuj partoprenantoj loĝas kune en bela kaj moderne ekipita apartamentaro, kie ĉiutage estas diversaj eventoj, kaj distraj kaj klerigaj. Esploru la novan retejon: http://esperanto.org/nask/. Por informoj pri aliĝo, stipendioj ktp: Ellen Eddy: <eddyellen@aol.com> Por informoj pri la universitato, stato de E-o en ĝi, ktp: Grant Goodall <ggoodall@ucsd.edu>
IPR 09/238
— pàgina 39 del PDF —
Intervjuo kun la rektoro de nia konferencejo WSZiB (La Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo) estas nia konferencejo por la 42-a ILEI-konferenco. Ni tie havos bonegajn kondiĉojn por konferenci. Ankaŭ la Simpozio okazos en WSZiB, kiu estas nia patrono pri la konferenco kaj kunorganizanto de la Simpozio kune kun aliaj polaj altlernejoj (UAM en Poznano, Pedagogia Universitato en Krakovo kaj La Supera Lernejo en Płock). Ni ĉi-foje al niaj legantoj prezentas intervjuon kun la rektoro de WSZiB profesoro Włodzimierz ROSZCZYNIALSKI. La intervjuon preparis la prezidanto de LKK Małgosia KOMARNICKA kaj la membro de LKK pri informado Josip PLEADIN. 1. Ĉu vi bonvolus al ni diri iomete pri WSZiB? Kiam ĝi fondiĝis, kiom da studentoj frekventas ĝin kaj kian eduknivelon oni atingas finstudante? Mi komprenas, ke miaj respondoj devas esti mallongaj kaj interesaj por viaj legantoj. Mi fondis WSZiB en 1995 jam kiel altlerneja profesoro, kontinuigante miajn akademiajn spertojn. Nun ĉe ni sep mil kvincent studentoj studas sociologion, informadikon, merkatadon kaj financadon. WSZiB proksime kunlaboras kun la aŭtonomia ekonomio – la Industria-Komerca Ĉambro, Lewiatan (Komerca Retejo), BCC-aŭtonomioj de diversaj niveloj (provinco, distrikto, komunumo) kaj kun post-gimnaziaj lernejoj. Surfote: Josip PLEADIN kun prof. Włodzimierz ROSZCZYNIALSKI (dekstre)
IPR 09/239
— pàgina 40 del PDF —
Tio distingas nin inter la 34 krakovaj altlernejoj, ĉar ni tiel komprenas nian servon al la ĉirkaŭaĵo. Niaj studentoj kreas civitanan societon kaj WSZiB apogas multajn agadojn, ekde karitataj agoj ĝis fotografiaj rondoj, teatro-amantoj ktp. 2. Laŭ via opinio, kiom grava estas la lernado de fremdaj lingvoj nuntempe, se ni konsideras la mondan tutaĵiĝon kaj pli intensajn interpopolajn kaj interhomajn rilatojn translime? La plej grandan parton de mia adolta vivo mi travivis en ĝuste pasintaj tempoj, kiam lernado de fremdlingvoj ne estis revo de junuloj, ĉar eblecoj po iri eksterlanden estis minimumaj. Hodiaŭ venis kolosa ŝanĝo – al ni venas kandidatoj kun ĉiam pli bona kono de la angla, kaj ne mankas ankaŭ amantoj de nekutimaj, malpli kutimaj lingvoj. Ni havas grupojn kiuj lernas la ĉinan, japanan kaj E-on. 3. Kian atenton en WSZiB oni dediĉas al lernado de fremdaj lingvoj? Ekde la komenco de nia lernejo validis la principo de du fremdlingvoj, sed la konkurenco kaj multaj devigoj, kiujn la ŝtato altrudas al nepublikaj altlernejoj ne permesas realigi tiel ambician programon. Hodiaŭ studentoj lernas unu elektitan fremdlingvon. 4. Ĉu averaĝe sufiĉas baza kono de iu fremda lingvo, aŭ, laŭ vi, en la nuntempa mondo oni devas fariĝi plurlingvanoj, parolantaj fremdajn lingvojn preskaŭ je la nivelo de la gepatra lingvo? Estas plej bone koni multajn lingvojn, sed ne ĉiuj havas talenton, forton kaj motivigon por plenumi tion. 5. La pola eŭro-parlamentanino Małgorzata HANDZLIK, estas granda porbatalanto de la lernado de E-o kiel komuna eŭropa lingvo. Pri tio ŝi multfoje pledis inter la kolegoj parlamentanoj, sed ankoraŭ ekzistas forta kontraŭstaro al tiaj ideoj. Kio, laŭ vi, estas la kaŭzo de tia rilato, kvankam E-o montriĝis efika internacia komunikrimedo?
IPR 09/240
— pàgina 41 del PDF —
Analoge al politiko, decidoj pri ĝenerala, eĉ elementa signifo dependas de fortoj de tiuj kiuj preferas ilin. Se anglosaksoj gvidas la mondon … la reston vi komprenas. Eble la generacio de miaj studentoj lernos la ĉinan? 6. Vi mem diris, ke en via junaĝo vi lernis E-on, do vi iagrade konas la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de E-o. Kio estas la avantaĝoj kaj kio la mankoj de E-o kaj, ni diru en esperantista maniero, de la E-movado? Tio estis simpatia eduka aventuro kaj tiam ununura ŝanco (1962) por elŝiriĝi al eksterlando. Homoj, kiujn mi renkontis dum Esperanto-kongreso en Gyula6, tio estis alia mondo – mondo de amikecaj, bonvolemaj kaj koraj amikoj. 7. Ĉu vi vidas la diferencon inter la stato kaj rolo de E-o en la periodo kiam vi lernis ĝin kaj nuntempe? En Pollando kaj internaciskale? La diferenco, kiel rezultas de miaj antaŭaj paroloj, estas tre granda. Hodiaŭ tio estas unu el multaj ebloj. 8. La aŭtoro de Esperanto naskiĝis kaj vivis en Pollando. El tiu vidpunkto, ĉu vi vidas ian specialan rolon de Pollando en la evoluigo de E-o, kaj kiaj perspektivoj, laŭ vi, ekzistas por E-o en estonteco? En Pollando mankas varmarkoj, kiuj promocius nian landon. La ideo de Eo, ni diru – la ideo de artefarita lingvo – malgraŭ tio ke E-o disvolviĝas kiel aliaj lingvoj, estas en certa senco idealisma. Unuflanke estas unuopaj homoj kiuj danke al tiu idealismo realigas siajn revojn kaj aliflanke politikisoj kaj lingvistoj, kiuj provas trovi argumentojn kontraŭ E-o. 9. Kial ankaŭ inter la fakuloj, do inter lingvaj spertuloj, ne ekzistas konsento pri la valoroj de E-o kiel lingvo? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke plurfoje temas nur pri antaŭjuĝoj pri la ebleco ke «artefarita lingvo» povas funkcii kiel vera, natura lingvo? Mi tute ne estas kompetenta por la respondo. Maksimume kiel memnomita «socia politikisto», mi povas konjekti, ke temas pri timoj similaj al tiuj kiuj akompanas la idealismajn imagojn pri kreo de monda valuto.
6
Urbo en sudorienta Hungario – NdlR
IPR 09/241
— pàgina 42 del PDF —
10. Laŭ nia scio, E-o estis instruata ankaŭ en WSZiB kiel elektebla studobjekto. Kiuj estis la kaŭzoj, ke tiu praktiko ne ekzistas ankaŭ nuntempe, kaj ĉu ekzistas espero, ke post la ILEI-Konferenco, la kondiĉoj fariĝos denove pli favoraj por E-o ankaŭ en la institucio, kiun vi estras? Ni estas merkata institucio, ni ricevas neniujn subvenciojn. Instruado de Esperanto en WSZiB, financita el niaj resursoj, estis provo por lingva vigligo de niaj studentoj, kun la espero ke naskiĝos movado, iniciata grupo, simpatiantoj, kiuj kun la simboloj de nia lernejo gvidos la medion. Mi scias, ke tio estas malfacila, sed nur tiakaze ni povas transpreni la financan riskon. Ni dankas al vi, sinjoro rektoro, ke WSZiB akceptis esti la loko kie renkontiĝos pedagogoj de Esperanto. Josip PLEADIN / Małgosia KOMARNICKA
Printempa renovigo ĉe Juna amiko! La unua numero de Juna amiko por 2009 eniris presejon fine de marto. Ĝi realigas la renovigajn planojn anoncitaj en IPR 2008/4: nova koncepto por ke la komencaj revupaĝoj plaĉu al kiel eble plej vasta publiko – ĉefe novaj legantoj kaj novuloj al Esperanto. Unuafoje ni liveris la tutan materialon al la presejo elektronike (PDF): obstakloj tiukampe (supersignoj!) kaŭzas ioman prokraston en la aperigo. Perantoj el 30 landoj (kaj UEA) akceptas abonojn. Nunaj prezoj (A-landoj €14, B-landoj €11) validas ĝis la jarfino, egale por 2009 kaj 2010. Nepre vidu la novaspektan numeron 2009/1!
Sur la lasta kovrilpaĝo: Salminejo de Wieliczka apud Krakovo, la celo de la dua duontaga ekskurso de nia Konferenco. Ĝi situas proksime de Krakovo kaj estas unika loko enskribita en la UNESKO-liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. Multaj ĉambregoj, subteraj lagoj, preĝejoj, koncertejoj, bankedejoj, vendejoj, manĝejoj, eĉ sanigejo estas en ĝi. Sur la foto supre: la groto de Józef Piłsudski, malsupre: la kapelo de Sankta Kinga. Laŭ legendo, la salon oni malkovris danke al Sankta Kinga, antaŭ jarcentoj.
IPR 09/242
— pàgina 43 del PDF —
LABORKOMISIONOJ Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec
KUNLABORANTAJ INSTITUCIOJ EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’ Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; Jean-Pierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20 pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mirejo.mireille@gmail.com
MEMBRIĜO AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27D, SE-723 37 Västerås, Svedio. Tel.: (+46 21) 41 70 45, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5. Rete: <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
IPR 09/243
— pàgina 44 del PDF —
— pàgina 45 del PDF —
Tabelo 2. Komunaj referencniveloj: laŭŝtupa memtaksilo
K O M P R E N A D O
P A R O L A D O
A1 – Alpaŝo
A2 – Elano
B1 – Salto
B2 – Flugo
C1 – Aŭtonomeco
C2 – Pinto
Mi kapablas rekoni konatajn vortojn kaj tre bazajn vortogrupojn pri mi mem, pri mia familio kaj pri konkretaj aferoj en la proksima medio, kondiĉe ke oni malrapide kaj klare parolas.
Mi kapablas kompreni la plej ofte uzatajn vortojn kaj esprimojn, kiuj rilatas al mi (ekz. tre bazajn informojn pri mi, mia familio, butikumado, loka medio, laboro). Mi kapablas kapti la esencon en mallongaj, klaraj, simplaj mesaĝoj kaj anoncoj.
Mi kapablas kompreni la ĉefaĵojn en klara laŭnorma parolo pri ĉiutagaĵoj en laboro, studo, libera tempo k.s. Mi kapablas kompreni la esencon en multaj radio- aŭ televid-programoj pri aktualaĵoj aŭ pri temoj, kiuj apartenas al mia persona aŭ faka intereskampo, se oni parolas relative malrapide kaj klare.
Mi kapablas kompreni iom longajn paroladojn kaj prelegojn, kaj sekvi eĉ kompleksan argumentadon, se la temo estas sufiĉe konata. Mi kapablas kompreni plej multajn televidprogramojn pri novaĵoj kaj aktualaĵoj. Mi kapablas kompreni la plej multajn filmojn en laŭnorma lingvaĵo.
Mi kapablas kompreni iom longajn paroladojn, eĉ se ili estas neklare strukturitaj, kaj kiam rilatoj estas nur implicaj kaj ne eksplice signalitaj. Mi kapablas preskaŭ senstreĉe kompreni televidajn programojn kaj filmojn.
Mi kapablas kompreni sen ajna malfacileco ĉiajn parolojn, ĉeestajn aŭ elsenditajn, eĉ se la parolado okazas en rapida denaskuleca ritmo, se mi havas iom da tempo por alkutimiĝi al la akĉento.
Mi kapablas kompreni konatajn nomojn, vortojn, tre simplajn frazojn, ekzemple en anoncoj, sur afiŝoj aŭ en katalogoj.
Mi kapablas legi tre mallongajn, simplajn tekstojn. Mi kapablas trovi atendeblajn, konkretajn informojn en ĉiutagaj tekstoj (ekz. en mallongaj anoncoj, flugfolioj, menuoj, horaroj) kaj mi komprenas mallongajn privatajn leterojn.
Mi kapablas kompreni tekstojn, skribitajn ĉefe en ĉiutaga lingvaĵo aŭ en faka lingvaĵo proksima al mia laboro. Mi kapablas kompreni la priskribon de okazaĵoj, sentoj kaj deziroj en privataj leteroj.
Mi kapablas legi artikolojn kaj raportojn, kiuj okupiĝas pri nuntempaj problemoj, kaj en kiuj la aŭtoro esprimas opinion aŭ vidpunkton. Mi kapablas kompreni nuntempan literaturan prozon.
Mi kapablas kompreni longajn kaj kompleksajn, prifaktajn kaj literaturajn tekstojn, rimarkas en ili la diversajn stilotrajtojn. Mi kapablas kompreni fakajn artikolojn kaj longajn teknikajn priskribojn, eĉ kiam ili ne rilatas al mia fako.
Mi kapablas senprobleme legi preskaŭ ĉiujn formojn de skriba lingvo, inkluzive de abstraktaj, strukture aŭ lingve kompleksaj tekstoj, kiel manlibroj, fakartikoloj kaj literaturaj verkoj.
Mi kapablas komuniki, se la parolpartnero pretas ripeti sian diraĵon malpli rapide aŭ esprimi sin en alia maniero, aŭ helpas formi miajn frazojn. Mi kapablas starigi kaj prirespondi simplajn demandojn pri ĉiutagaj bezonoj aŭ tre konataj temoj.
Mi kapablas en simplaj, rutinaj situacioj simple kaj senpere interŝanĝi informojn pri la ĉiutagaj agoj kaj temoj. Mi kapablas efektivigi tre mallongan informinterŝanĝon eĉ tiam, kiam mi kutime ne sufiĉe komprenas por memstare subteni la konversacion.
Mi kapablas elturniĝi en la plimulto de la lingvaj situacioj, kiuj povas okazi dum vojaĝo en teritorio, kie la lingvo estas parolata. Mi kapablas senprepare partopreni en konversacio pri temoj konataj, ĉiutagaj aŭ apartenantaj al mia intereskampo (ekz. familio, libertempo, laboro, vojaĝo kaj aktualaĵoj).
Mi kapablas komuniki nature, facile kaj senĝene. Mi kapablas aktive partopreni en diskutoj pri konataj temoj, kaj mi argumentante esprimas mian opinion.
Mi kapablas senpene partopreni en ajna konversacio aŭ diskuto kaj mi bone regas idiomaĵojn kaj parolturnojn. Mi kapablas paroli flue, bonstile, distinge esprimante ankaŭ delikatajn nuancojn. Mi kapablas, se mi blokiĝas, rekomenci kaj rekompili mian parolon tiel, ke la blokiĝo apenaŭ rimarkeblas.
Mi kapablas per simplaj vortogrupoj kaj frazoj prezenti miajn loĝlokon kaj konatulojn.
Mi kapablas per simplaj vortogrupoj kaj frazoj paroli pri miaj familianoj kaj aliaj personoj, pri miaj vivkondiĉoj, studoj, nuntempa aŭ la antaŭa faka aktivado.
Mi kapablas klare kaj kun sufiĉaj detaloj esprimi min pri pluraj temoj rilataj al mia intereskampo. Mi kapablas esprimi mian opinion pri aktuala temo, detalante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj ebloj.
Mi kapablas skribi mallongan kaj simplan poŝtkarton, ekzemple por sendi feriajn salutojn. Mi kapablas plenigi formularon per miaj personaj detaloj, ekzemple per miaj nomo, nacieco kaj adreso ĉe Skriba hotela registriĝo. produktado
Mi kapablas skribi mallongajn, simplajn notojn kaj mesaĝojn rilate ĉiutagajn bazajn bezonojn. Mi kapablas skribi tre simplan personan leteron, ekzemple por danki iun pro io.
Mi kapablas en simpla maniero kunligi vortogrupojn por paroli pri travivaĵoj, okazaĵoj, miaj revoj, esperoj kaj celoj. Mi kapablas mallonge klarigi kaj pravigi miajn opinion kaj planojn. Mi kapablas rakonti okazintaĵon, aŭ la intrigon de libro aŭ filmo, kaj priskribi miajn reagojn. Mi kapablas skribi simplajn, koherajn tekstojn pri temoj, por mi konataj aŭ rilataj al mia intereskampo. Mi kapablas skribi privatajn leterojn pri miaj travivaĵoj kaj impresoj.
Mi kapablas esprimi min kontinue kaj senstumble, malofte serĉas vortojn kaj esprimojn. Mi kapablas uzi la lingvon flekse kaj efike en diversaj sociaj kaj fakaj kontaktoj. Mi kapablas precize esprimi miajn pensojn kaj opiniojn; mi kapablas ligi miajn alparolojn al tiuj de la parolpartneroj. Mi kapablas priskribi klare kaj detale kompleksajn aferojn tiel, ke mi enplektas ankaŭ aliajn rilatajn temokampojn, kelkajn erojn detalas kaj mian direndaĵon taŭge finas.
Aŭda ricevado (aŭskultado)
Vida ricevado (Legado)
Parola interagado
Parola produktado
S K R I B A D O
© Council of Europe: Assessment Grid / Language Portfolio
Mi kapablas verki klarajn kaj detalajn tekstojn pri vasta gamo da temoj, rilataj al mia intereskampo. Mi kapablas verki eseon aŭ raporton, kiu peras informojn kaj listigas argumentojn kaj kontraŭargumentojn pri iu vidpunkto. Mi kapablas skribi leterojn, en kiuj mi emfazas kian gravecon mi donas al okazaĵoj kaj travivaĵoj.
Mi kapablas esprimi mian starpunktojn en klara, bone konstruita longa teksto. Mi kapablas skribi pri kompleksaj temoj en letero, eseo, raporto, emfazante la atendindajn erojn. Mi kapablas adapti mian stilon al la celita leganto.
Mi kapablas klare kaj kontinue, mian stilon adaptante al la situacio, priskribi aŭ detali ion ajn. Mi kapablas konstrui mian prelegon laŭlogike, kaj helpi la aŭskultanton kompreni kaj memori la gravajn punktojn. Mi kapablas skribi klaran, fluan tekston en adekvata stilo. Mi kapablas skribi kompleksajn leterojn, raportojn aŭ artikolojn, kiuj prezentas ion en efika, logika strukturo, kiu helpas la leganton kapti kaj memori la gravajn punktojn. Mi kapablas resumi fakajn kaj literaturajn verkojn kaj skribi pri ili kritikajn analizojn.
Konsilio de Eŭropo: Laŭŝtupa memtaksilo (Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado) / Lingva Dokumentujo – (2007) www.edukado.net
IPR 2009/3
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 39 – trimonata
09/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Sjoerd Bosga Duncan Charters Aida Čižikaitė Dennis Keefe Maciej Klakla Ilona Koutny Adam Łomnicki Stefan MacGill Radojica Petrović Michał Szlachetka Magdalena Tatara Mihai Trifoi
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Stefan MACGILL: Celoj kaj plenumoj……………………………………………………………. 3 Pri la 42-a Konferenco – Inaŭguraj vortoj de la Prezidanto (Radojica PETROVIĈ) ………………………………. 5 – Komitato kaj nova estraro en Krakovo; Pri la ekzamena komisiono (smg)……… 7 – Impresoj pri Krakovo, 2009 (Duncan CHARTERS) ……………………………………….. 9 – Resuma raporto pri la 42-a ILEI-konferenco (Aida ČIŽIKAITĖ) …………………… 14 – LF kaj Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj en Krakovo (Dennis KEEFE) ………………. 19 – La pola eksprese (Magdalena TATARA) ……………………………………………………. 22 Ilona KOUTNY: Loke kaj fake, internacie kaj home (Prof. István Szerdahelyi) ….. 23 Radojica PETROVIĈ: ILEI-seminario en Kinshasa…………………………………………. 30 Tago de la Lernejo dum UK (Mihai TRIFOI, Duncan CHARTERS)……………………. 32 Maciej KLAKLA: Formoj de aktivigado de lernantoj dum didaktika procezo ……. 34 SUŜIO & SAKEO (Michał SZLACHETKA) ……………………………………………………. 39 Kubo atendas vin! (pri la 43-a ILEI-Konferenco) …………………………………………. 40
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso:(+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: Małgosia KOMARNICKA, adreso ĝis 15 junio 2010: E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <margareta.ilei.pollando@gmail.com>, Sekretariaj taskoj. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53)6404484, <julian@esperanto.co.cu>, Landa agado. Komisiono pri lerneja agado. Estrara komisiito por la Konferenco en Kubo: Ana MONTESINOS DE GOMIS, Britio, <anamontesinos.esper@btinternet.com>.
IPR 09/3 2
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikaitė, Litovio; estrarano de ILEI 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino
Celoj kaj plenumoj Nova mandato, nova estrara teamo, freŝigitaj celoj, konstruata tri-jara plano. Jen la fruktoj el Krakovo. Plie en la mikso gravas sekurigi novan estraran kaj kolegan etoson – senton, ke ni havas komunajn kaj konkretajn celojn, ĉirkaŭ kiuj ni povas unuiĝi kun la preteco kunlabori por realigi ilin – kaj ene de niaj sekcioj, kaj rekte kiel parto de internacia plenuma teamo. Kiel povus aspekti la strukturo por liveri tion? Jen:
Tio ne signifas, ke ni opinias ke centrisma organiza modelo solvos ĉiujn problemojn. Abundas sukcesaj malhierarkiaj iniciatoj kiuj brile plenumas siajn celojn, kiuj cetere kongruas parte aŭ tute kun niaj ligaj celoj. ILEI en la nova mandato malkovros kaj ĝoje kunlaboros kun tiuj. Ni ne havas superfluajn laborfortojn por ripeti projektojn, kiujn aliaj jam bone faras. Sed restas multaj kampoj kie ni mem devas elpaŝi je internacia skalo. La supra skemo proponas manieron
IPR 09/3 3
— pàgina 4 del PDF —
pli efike fari tion tra niaj komisionoj. Nur du el la kvin komisionoj sendis la statute postulatan raporton (kaj nur unu atingis la komitaton) do ni – prave aŭ malprave – konkludis ke la ceteraj ne funkciis. Ni devas rekonsistigi la komisionojn; en la konferenco ni komencis fari tion. Ili bezonas pli firman gvidon kaj pli regulan ligiĝon kun la estraro. Tiel ni kuraĝigu ilin formuli ne nur celojn, sed realajn planojn kun plenumantoj, limdatoj kaj rekontrolado. Tiel procedas ajna firmao aŭ libervola asocio kun sukcesŝancoj. Do, ankaŭ ni. Pluraj komisionoj estos ekde nun gvidataj de estraranoj (ekzemplitaj kiel Komisiono A en la skemo): Duncan CHARTERS por la nove starigita komisiono pri universitata agado, Julián HERNÁNDEZ por la rekonsistigata komisiono pri lerneja agado, mi por la regulara komisiono. Aliaj komisionoj (kiel Komisiono B en la skemo) povos havi proprajn gvidantojn ekster la estraro, sed ĉiu havos enestraran prizorganton. Ekz., Zsófia KÓRÓDY respondecos pri la ekzamena komisiono kaj Radojica PETROVIĆ pri la terminara komisiono, kie elektendas eksterestrara gvidanto. La raportoj de tiuj du komisionoj por 2008 troviĝas en nia hejmpaĝo. La estraro krome havas la rajton nomi komisiitojn. Komisionoj kun vasta taskaro (do ne la regulara, elekta ks.) starigos liston de kunlaborantoj, por havi la necesan fakan kaj geografian atingon. Tiumaniere, la efektive funkcianta internacia teamo ne limiĝas al la sepopa estraro, nek al la dudeko da komisionanoj, sed povos etendiĝi tra kvindeko de niaj plej aktivaj kaj kapablaj agantoj. Grupe, kohere kaj disciplinite, ni faros diferencon kaj atingos niajn celojn. Kiujn celojn? Nu, la Komitato 90 minutojn post la formiĝo de la nova estraro jam povis debati proponon kaj, post kelkaj modifetoj, en la lasta konferenca tago aprobis la sekvon: • Altigi la kapablojn de la esperantista instruistaro diskonigi novajn teknikojn, organizi fakajn seminariojn… • Akceli la universitatan agadon E-kursoj, projektoj, instrukapabligo, programoj UPN, UAM, AIS… • Organizi, stimuli kaj katalogi la instruadon de Esperanto kunlabori kun ekzistantaj fortoj agantaj tiukampe • Fortigi la instruistan trejnadon kunlabori kun ekzistantaj fortoj, evoluigi ligan programon • Subteni kaj realigi interkulturajn projektojn ekz. InterKulturo, Flugiloj, IĈLM, Indiĝenaj Popoloj, AKEL…
IPR 09/3 4
— pàgina 5 del PDF —
• Starigi kaj subteni ret-kursojn emfazi eblojn arigi retlernantojn en fizikajn renkontiĝojn • Kunroli en informaj kampanjoj prepare al kursoj, lingvaj festivaloj, evoluigo de gvidiloj kiel anonci kaj okazigi kursojn… • Fortigi la eksterajn rilatojn ekz. ĉe UNESKO, FIPLV, ISAE, UMEA • Disvastigi la ILEI-agadon en ĉiuj kontinentoj projektoj, instruado, fondo kaj fortigo de sekcioj… Pliaj celoj • Reekzameni ekzamenojn reklarigi la KER-ekzamenojn (UEA-ITK), cele al alpreno de nova liga sinteno, kiu klarigos kiel kaj kial KER kaj la UEA/ILEI sistemo povas funkcii paralele • Pritaksi kaj katalogi lernilojn kunlabore kun edukado.net kaj laŭ aliaj vojoj Precipe la pliaj celoj povos facile kreski. La estraro starigis por si ankaŭ internajn celojn, sed pri tiuj ni ne diskutu nun. La listigitaj celoj formos la bazon por trijara laborplano, kiun la estraro devigas sin malnetigi ene de siaj unuaj cent tagoj kaj prezenti al la komitato post ĝia kunsido en Hago (26-30 novembro 2009). Ĝi plie aperigos laŭmonatan taskaron por la 12 monatoj ĝis aŭgusto 2010, el kiu tireblos kalendaro de ĉiujaraj taskoj kaj limdatoj por estonta gvido. Ĉi tiuj dokumentoj estos publike rigardeblaj kaj regule ĝisdatigataj. Por scii pri la laboroj kaj por engaĝiĝi en ilin, vizitu regule nian ligan hejmpaĝon: www.ilei.info. Fariĝu komisiona kunlaboranto, aktivu en via sekcio, kontribuu al IPR, partoprenu trejnkursojn… Abundas ebloj aktiviĝi. Tiel, ni kune sukcesos! Stefan MACGILL, Prezidanto de ILEI
Pri la 42-a Konferenco… Inaŭguraj vortoj de la Prezidanto Estimata sinjoro Rektoro, Karaj konferencanoj kaj gastoj, Per la 42-a konferenco de ILEI ni notas la 60-jariĝon de nia organizo kaj omaĝas al la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, ligante la du jubileojn al la pasintjara sesdekjariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ĉi IPR 09/3 5
— pàgina 6 del PDF —
tiu simbole grava koincido de datrevenoj emfazas la packulturan agadon de ILEI por kaj per la Internacia Lingvo de D-ro Zamenhof subtene al la homaj rajtoj, precipe en la sferoj de kulturo, edukado kaj komunikado. Ni kontribuas niajn kolonojn kaj nian pavimon al konstruado de pacaj pontoj inter la popoloj apogante nian laboron sur pedagogiaj kaj etikaj valoroj de Esperanto. Nia agadkampo estas la pedagogio de E-o. Kaj tiu pedagogio dum la tuta historio de E-o, des pli dum la historio de ILEI, estas interkultura pedagogio. Se ni perceptas la pedagogion kiel teorion kaj arton de edukado, tiam la pedagogion de E-o, la pedagogion de ILEI, ni povas kompreni kiel teorion kaj praktikon de edukado al kaj per E-o kaj ĝiaj aplikoj subtene al paca kunvivado kaj interagado en diverseco. En ĉi tiu konferenco ni diskutas pri la Esperanta pedagogio antaŭ la defioj de interkultura komunikado. Tio ne estas nova temo nek nova tasko de ILEI, sed ĝi fariĝas ĉiam pli aktuala. Fronte al ĉiamaj kaj ĉiam pliaj defioj de la socia diverseco, homara evoluo kaj teknologia progreso, ILEI kreis kaj plu kreas trezoron de E-kulturaj valoroj kaj pedagogiaj rezultoj. Multaj estas la nomoj de la agantoj de ILEI kiuj enskribiĝis en la historion de E-o kiel kreantoj de ĝia daŭropovo. La rezultoj de lernejaj eksperimentoj kaj E-pedagogiaj konferencoj notitaj en la 60-jara historio de ILEI daŭre estas fonto de inspiro por novaj ideoj, esploroj kaj agadoj. La Internacia Pedagogia Revuo de ILEI estas gvida faka revuo de Esperantujo, kaj Juna amiko estas ĝia kultura kaj pedagogia perlo. La konferencoj de ILEI estas ne nur loko kie renkontiĝas esperantistaj pedagogoj por interŝanĝi siajn fakajn spertojn kaj ideojn, sed ankaŭ malfermita pordo tra kiu ĉiam pli fluas kunlabora interŝanĝo inter la kulturo de E-o kaj aliaj kulturoj el kaj inter kiuj ĝi kreiĝis kaj daŭropove evoluas. Kaj ĝuste tiu interkultura malfermiĝo kaj rekonsidero de stereotipaj perceptoj de Esperantujo kiel laŭaksioma interkulturujo apartenas al akutaj defioj antaŭ la E-pedagogio. Malfermiteco por kunlabora interŝanĝo kaj reciproka kompreno de diversaj bezonoj, vidpunktoj
IPR 09/3 6
— pàgina 7 del PDF —
kaj agadperspektivoj kun neesperantistaj institucioj kia estas WSZiB – nia ĉi-jara gastiganto de la konferenco – donas al ni la eblon pruvi kaj ĉiam plu evoluigi la vivantecon kaj praktikan valoron de E-o kaj ĝiaj pedagogiaj kaj etikaj principoj. Legante en la Konferenca libro resumojn de altrangaj prelegoj, seminarioj kaj laborsesioj kiujn ni havos dum la konferenco, mi ĝojas konstati, ke ni renkontas niajn defiojn kun konsiderindaj potencialoj promesantaj bonan evoluon. Dankon pro tio al ĉiuj kontribuantoj. Mi dankas ankaŭ al nia diligenta organiza teamo kiu normale devis solvi multajn organizajn problemojn, pri kiuj nur ili scias, kaj ni scios nur pri la bona rezulto de ilia laboro kiun ni ĝuos dum la konferenca semajno. Dankon al ĉi tiu altlernejo, kiu donis al ni kolegan helpon kaj ebligis bonajn organizajn kaj teknikajn kondiĉojn. Dankon al la altaj protektantoj kaj honoraj patronoj pro ilia rekono kaj subteno. Dezirante al vi bonan konferencan laboron kaj agrablan semajnon en la mirinda Krakovo, mi proklamas la konferencon malfermita. Radojica PETROVIĆ
Komitato kaj nova estraro en Krakovo La Komitato kunsidis tra merkredo, julio 22, kun mallonga sesio aldonita en la ferma vendredo kadre de la asembleo. La Komitato merkred-matene: • Petis neraportintajn komisionojn tion fari ene de 30 tagoj. • Aprobis ekzamenan regularon por blinduloj, kiun ankaŭ akceptis la Komitato de UEA en UK. • Akceptis la raportojn pri 2008 kaj senŝarĝigis la antaŭan estraron. • Akceptis unu el la tri kandidatoj kiuj celis plue prezenti sin post du-mandata servado. • Elektis novan estraron, kiel prezentite sur la interna kovrilpaĝo. Je tiu punkto la komitato devis paŭzi du horojn, por ke la nova estraro havu tempon kunsidi. Rekunveninte ekde la 16a horo ĝi: • Akceptis la celaron por 2009-2012, kiun la nova estraro ĵus ellaboris. • Rajtigis la ĝisnunan kasiston daŭre administri la kontojn en Svedio sub gvido de la nova kasisto.
IPR 09/3 7
— pàgina 8 del PDF —
• Konsentis ke Ulla LUIN kiel kaskontrolanto plue helpu en la kontrolo de la sveda parto de la kontaro, kun aldono de tria ano al la kontrol-komisiono. • Decidis ke la abontarifoj por Juna amiko restu ĉe la nunaj niveloj ankoraŭ en 2010, kun altigo de la enspezoj per blokaj mendoj de interkulturaj kaj similaj projektoj. • Konsentis, ke IPR plue aperu ĝis la jarfino kun koloraj kovriloj. En vendredo, 24 julio, la komitato estis kunvokita kadre de la asembleo. Ĝi: • Reakceptis kiel asembleo la ligajn celojn por la periodo 20092012 (vidu la ĉefartikolon – NdlR) • Akceptis la indikan buĝeton por 2010, kiun ellaboris la nova estraro kun la ĝisnuna kasisto. Vidu ĝin en la hejmpaĝo. • Decidis ke la plena membro-kotizo restos senŝanĝa por 2010 (sen voĉdono). • Akceptis ke la reta abono por 2010 estu 4 EUR por B-landoj kaj 8 EUR por A-landoj. • Konsentis pri la starigo de nova komisiono pri universitata kaj scienca agado, sub gvido de Duncan CHARTERS, kun fondomembroj Radojica PETROVIĆ (RS), Ilona KOUTNY (PL), Aida ČIŽIKAITĖ (LT) kaj Kristin TYTGAT (BE), kun la rajto aldoni novajn membrojn kaj arigi kunlaborantojn. • Decidis ke la komisiono pri lerneja agado estos gvidata de Julián HERNÁNDEZ, kun aldono de membroj Marija JERKOVIĆ (HR) kaj Jacqueline POUX (FR). • Konsentis ke la elekto-komisiono pluoficu unu plian jaron, kaj estonte estu rekonsistigita unu jaron post la estraraj elektoj. La koncentriĝo de ĉiu kunsido en unu tago pruviĝis tre malkonvena, precipe por elekto-jaro. Ĝi devigis la Komitaton ne atingi la duan duonon de la tagordo pri la estonta planado, krom pere de ĝenerala diskuto de la nova celaro. La merkreda posttagmezo estis grandparte perdita, ĉar la nova estraro nepre devis kunsidi pli frue ol la komitato povis utile plulabori. En estontaj konferencoj nepre okazos almenaŭ du kunsidoj, unu frue, unu fine, por ke komitatanoj kaj konferencanoj povu labori intense pri specifaj projektoj tra la konferenco. La komenca kunsido kunvokos komisionojn kaj starigos surlokajn laborgrupojn kaj difinos taskojn – la lasta kunsido aŭdos la rezultojn kaj planos la pluirajn vojojn.
IPR 09/3 8
— pàgina 9 del PDF —
Pri la ekzamena komisiono La raporto por 2008 de la ekzamena komisiono estis akceptita kun danko en la komitatkunsidoj en Krakovo. Elstara atingo de la jaro estis la aperigo de la tria eldono de la gvidilo por la ekzamenoj, tuj antaŭ la roterdama UK. Ses sesioj estis planitaj kaj kvin el ili liveris sukcesintojn, rimarkinde kvar el la kvin okazis ekster Eŭropo. Julie okazis sesioj en Montrealo, Kanado, kun 3 sukcesintoj, en la UK kun 13 sukcesintoj, kaj en Portonovo, Benino, en la ILEI-konferenco kun 3 sukcesintoj. En aŭgusto okazis sesio en Vatomandry, Madagaskaro, kun 3 sukcesintoj, kaj en decembro kvin sukcesis en Hashtgerd, Irano. Prezentis sin 52 kandidatoj, el kiuj 27 sukcesis, 13 je la meza nivelo kaj 14 je la elementa nivelo. Fine de 2008 estis 111 rajtigitaj ekzamenantoj. Legu la plenan raporton ĉe: http://www.ilei. info/novajxoj/Jarraporto_ekzamena_2008.pdf. smg
Impresoj pri Krakovo, 2009 de Duncan CHARTERS, vicprezidanto de ILEI Kvankam mi jam servis al ILEI en diversaj roloj, pro profesiaj kaj familiaj kialoj mi ĝis nun nur okaze povis partopreni en konferencoj de la Ligo. Kiel do impresis min la Krakova konferenco kompare kun antaŭaj? Unue, organizado. Post anonco de mia intenco ĉeesti, estrarano pri konferencoj Aida ČIŽIKAITĖ kaj LKK-prezidanto Małgosia KOMARNICKA estis en daŭra kontakto por aranĝi pri prezentadoj, peti necesajn informojn, atentigi ĝentile pri datlimoj, fari kaj respondi demandojn, kun granda dediĉo ĉiam kuraĝigante kaj aranĝante ĉion por loĝado. Eĉ atendis min taksio ĉe la flughaveno, kaj ili nature ĉiam restis atentaj por dumkonferencaj bezonoj. Mi ekkonsciis kiom profesiiĝis la konferenca aranĝado en la lastaj jaroj malgraŭ tio, ke la tuto dependas de volontula laboro. Frue alvenintaj por adaptiĝi al la Eŭropa horzono, kelkaj el ni ekvojaĝintoj el Usono ĝuis la belan centran placon de Krakovo kaj fruan vespermanĝadon kun LKK en kelo, mezepoka malliberejo, kiu post kelkaj IPR 09/3 9
— pàgina 10 del PDF —
tagoj servis kiel nia bankedejo. Okaze de nia dua vizito ni ĝuis la sperton manĝi unue en la kelo akompanate de belvoĉa pola kantisto-muzikisto, kiu regalis nin per kantoj en la pola kaj en E-o. Poste, ni transiris kun malsamaj manĝkunuloj por tipe polaj ĉefmanĝo kaj deserto en la kontrasta liberaera etoso de la restoracia ĝardeno. Unika kaj sukcesa aranĝo kiu ebligis diversecon de memorindaj konversacioj kun novaj kaj malnovaj amikoj. Krakovo fieras aserti sin la urbo plej histoririĉa de Pollando. La ekskursprogramo profitis de la scioj de lokaj aktivuloj, inkluzive de seminaria instruisto Lidia LIGĘZA, kies du verkoj en E-o pri la Krakova regiono estis aĉeteblaj, kaj proponis abundan varion de vizitoj, de kultura konatiĝo kun la urbo ĝis memorigo pri la okazintaĵoj en la koncentrejo Oświęcim. Aparte elstara programo por konferencanoj kiuj deziris profiti la okazon samtempe ferii kaj edukiĝi pri novaj regiono kaj kulturo, kvankam la allogo de la ekskursa programo signifis ke foje, kaj aparte dum unu tago, la konferenca programo mem apenaŭ altiris ĉeestantojn. Ĉiam malfacila dilemo, oferti abundajn elektojn kiuj tamen permesas subteni ĉiujn programerojn. Kun pli da ĉeestantoj, kompreneble, tiu problemo mildiĝus aŭ malaperus, kvankam efektive partoprenis ĉi-jare pli ol 80 personoj entute en eĉ duoble pli da individuaj programeroj (laŭ prezentintaj individuoj): evoluo kiu montras kreskantan apogon de la konferencoj kaj pliriĉiĝon de ilia enhavo. Nin gastigis kaj bonvenigis la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo en Krakovo, WSZiB, kiu provizis per ĉio necesa por la konferenca programo inkluzive teknikan subtenon kaj helpantojn (www.wszib.edu.pl). Kvankam programoj, manĝoj kaj loĝado okazis en kvin malsamaj konstruaĵoj de lokaj universitatoj, ĉiuj estis relative proksimaj kaj kvankam ne tiel oportune kiel se ĉio okazus samloke, tamen la ĉefvoja trafiko, distanco kaj vetero ne prezentis por la aranĝo nesupereblajn obstaklojn. Ni estis inter studentoj kaj konatiĝis kun iliaj loĝejoj, manĝejoj, kaj klasejoj. Ni ĉefmanĝis samtempe kun studentoj en programo celanta lernadon de la pola lingvo, do la junaj gekelneroj insistis paroli pollingve por ke ankaŭ ni devu elturniĝi (ni se eble zorgis esti ĉe tablo kun almenaŭ unu pola kunulo por ekscii kiun pladon elekti, kaj ne dependi nur de diveno aŭ hazardo, aŭ elektemo de la kelnero!). Por tiuj, kiuj ne manĝis kune, estis aliaj ebloj, kaj pluraj kontribuadis dum la semajno trinkaĵojn kaj manĝaĵojn por la kafpaŭzoj. Tion mi ne spertis antaŭe, sed mi scias ke kostoj de tia servado en hoteloj aŭ de eksteraj provizantoj estas timige altaj, do interesa solvo por malpliigi la IPR 09/3 10
— pàgina 11 del PDF —
konferencajn kostojn: antaŭe oni petis ke ni alportu taŭgajn manĝetojn por tio kaj por la interkona vespero, tiel aldonante alikulturajn frandaĵojn al kutima trinkrutino. Ni profitis nian ĉeestadon inter studentoj organizante en klaskonstruaĵo Lingvan Festivalon sub gvido de nia ĉefa spertulo pri tiaj aranĝoj, Dennis KEEFE, kaj koncerton. Ĉeestantoj povis lerni diversajn lingvojn inkluzive E-on. En la posta tago la urbocentra kulturdomo kun kiu kunlaboris Maria MAJERCZAK, organizis en la urbo ekster la konferenco similan „Nokton de Lingvoj kaj Kulturoj”, profitante partoprenon de niaj jam spertaj instruistoj, kun aldona prelego de loka universitata spertulo pri la pola kulturo en la tempo de Zamenhof, kaj fine vigla kaj partopreniga multlingva koncerto de JoMo. Ankaŭ tie aperis publiko interesita pri lingvoj, E-o kaj la koncerto. Krome, okazo por vidi alian parton de la urbocentro. Aparte kaptis mian atenton kelkaj vere unikaj publikaj prezentaĵoj de polaj gejunuloj (almenaŭ de mi neniam antaŭe viditaj) sur apuda granda placo. Neatendita ekstra kultura surprizo! Antaŭ la konferenco, en diskutlisto leviĝis la demando ĉu aliĝantoj al konferencoj de ILEI ĉefe interesiĝas pri feriado kaj kunbabilado kaj ne tiom pri profesiaj temoj rilatantaj al la instruado de E-o. Do mi estis preta aparte atenti tiun demandon dum la ĉi-jara konferenco. Kaj jes, almenaŭ unu konferencano komentis ke ankoraŭ ŝajnas al li tiel. Kaj pensante pri la kvin ekskursoj, la variaj distraj vesperaj aranĝoj, la ebloj ĝui la ĉirkaŭaĵon, mi konfirmis, ke tiu elemento certe povas esti la plej forta por feriema konferencano. Abundaj ludoj, diversnacia muziko, deklamado, teatro, diverskultura manĝado kaj trinkado, interagaj ridigaj ekzercoj inkluzive la „aligatorejon”, kie ni povis konstati la malfacilaĵon komunikiĝi per komuna negepatra lingvo alia ol E-o. Jes, la unua parto de la ofte ripetita reklamslogano „Ambaŭ: amuzo kaj scienco” evidente plenumita! Tamen kio pri la dua? Ĉu lamis la scienco? Nu, kompare kun la relative malmultaj organizitaj prezentaĵoj kiujn mi memoris de antaŭa konferenco, ni alvenis al ĝuste alia ekstremo! Multe pli ol cent prezentaĵoj pri profesiaj temoj rilatantaj aŭ al la instruado de E-o, al edukado ĝenerale, aŭ edukado en Pollando, specifaj temoj pri kulturo, literaturo kaj teknologio. Tuttaga simpozio pri la konferenca temo, la pedagogio de E-o antaŭ la defioj de interkultura komunikado, kun sep partoprenantaj polaj universitatanoj inkluzive neesperantistojn. Dua renkontiĝo de universitataj instruistoj kiuj daŭrigis la pasintjarajn Amsterdamajn diskutojn pri la
IPR 09/3 11
— pàgina 12 del PDF —
instruado de E-o kaj interlingvistiko je universitata nivelo, kun specifa atento al projektoj, kunlaborado kaj interŝanĝoj. Por mi persone, okazis pluraj signifoplenaj aferoj. Unue, mi informiĝis pli detale pri gravaj programoj kiel tiu de la Universitato Adam Miczkiewicz en Poznano, kiu interalie profesie preparas instruistojn de E-o, kaj tiu de la kulturcentro en Herzberg, Germanio, kie la pedagogio estas ankaŭ kerna en multaj aranĝoj kiujn ili organizas tra la jaro. Due, mi povis plivastigi miajn sciojn eĉ en kampoj kiujn mi konas. Aparte interese estis informiĝi pri la neĉeestaj lernprogramoj de AIS, Akademio Internacia de la Sciencoj, kiu unuafoje partoprenis en la konferenco per prelegoj kaj aŭspiciado de seminarioj por kiuj partoprenantoj povis ekzameniĝi kaj ricevi AIS-atestilon pri partopreno. Unu el la seminarioj estis pri temo esenca por esperantistoj kaj aparte instruantoj de la lingvo, Interkultura Komunikado, prezentita de Kristin TYTGAT. Okazis seminario pri literaturo, serio da lecionoj pri la pola lingvo, plej diversaj prezentaĵoj inkluzive de Radojica PETROVIĆ pri la evoluo de E-o en DR Kongo kaj la interesiĝo starigi programon por prepari instruistojn de E-o en la pedagogia universitato de Kinŝaso. Mi mem havis la okazon ne nur prelegi pri la instruado de universalaj etikaj valoroj en lingvoklasoj kaj aparte en E-o, sed ankaŭ dum ses seminariaj sesioj doni panoramon pri la nuntempa uzado de la teknologio en la lingvoinstruado: mi klarigis kial ni tion atentu kiel gravan elementon en la sukcesigo de instruado de E-o en ĉeestaj klasoj kaj per neĉeesta lernado. Tiel abundis la elektoj, ke grava problemo por kelkaj estis konfliktoj inter programeroj. Ekzemple, mi ne povis ĉeesti la trian seminarion pri interkultura komunikado, ĉar ĝi okazis samtempe kun unu el miaj seminarioj pri teknologio, kaj ankaŭ kun kunsido de la Komitato de ILEI! Ĉeestantoj de profesiaj konferencoj konas tro bone la problemon elekti, kiam okazas konfliktoj inter sesioj, kaj eĉ estas bone, ke ni fine spertas tion ankaŭ en niaj konferencoj. Necesos nun, tamen, atenti ke ni proponu maksimumajn eblojn por kontentigi ĉies bezonojn kaj dezirojn sen forpreni publikon de vere esencaj temoj, kiuj estas efike trakteblaj nur en konferenca sesio. Kiam mi ĉeestis la seminariojn pri interkultura komunikado, mi kun ĝojo pensis, ĝuste tion ni devis havi jam antaŭ longa tempo, kaj efektive tio estu esenca parto de ĉiuj konferencoj. Eble en tiaj kazoj povas enprogramiĝi unu ĝenerala prezentado por ĉiuj, kaj poste sekvu tiurilataj seminarioj por tiuj, kiuj deziras profundiĝi kaj spertiĝi per praktikaj ekzercoj aldone al diskutado. Mi ĉiam memoros la seniluziiĝon de IPR 09/3 12
— pàgina 13 del PDF —
observanto de UK antaŭ jaroj, kiu demandadis al multaj, kiel vi trejnas viajn laborantojn pri interkultura komunikado? Li tro ofte aŭdis la respondon “Ni ne bezonas tion, ĉar ni ĉiuj parolas komunan neŭtralan lingvon kaj havas similajn idealojn”. Ĉu ni vere estas kulture konsciaj? Kapablaj funkcii interkulture en kaj ekster E-o? Ĉu ni estas pretaj inteligente paroli pri tiu aspekto de la komunikado kun interesitaj sed eble skeptikaj specialistoj? Ĉu tamen estis mankoj? Nu, se iu dirus ke ne, tiu ne konas la homojn kaj aparte ne la esperantistojn! Por profiti de kritikoj, tamen, efektive gravas ke ne nur kelkaj personoj esprimu siajn opiniojn kaj rekomendojn, ĉar okazas ke kio estas bona por unu persono ofte ne funkcias por alia. Se mi farus rekomendojn, temus pri pliproksimigo al idealo ol tuta forĵeto de tio jam farita. Programo tro ambicia? Jes, kvankam ĉi-jare la organizantoj povis ekspluati kondiĉojn, kiuj denove permesis inviti lokajn universitatanojn por partopreni en la jam kutima tuttaga seminario, okazigi la duan renkontiĝon de universitatanoj, organizi seminariojn kaj prezentaĵojn de aparte kompetentaj kolegoj, aldoni partoprenon de AIS, kaj havi plurajn ekskursojn al vere signifoplenaj lokoj. Sentiĝis manko de diskutado post kelkaj prelegoj, kaj efektive foje okazis malpli da diskutado ol estus dezirinde. Por multaj konferencanoj okazas kontentiga lernado aŭskulte, por aliaj pli efikas se okazas interagado kun la koncernaj spertuloj kaj kun la aliaj partoprenantoj. Eble oni povus parte kompensi tion organizante tempon por diskutado kun interesitoj je elektebla horo tuj post prelego, aŭ dum baldaŭ sekvonta manĝo. Kio ankaŭ povus solvi la problemon pri manko de organizitaj okazoj por profunde diskuti kun kolegoj specifajn temojn pri pedagogio. Veraj trejnoseminarioj pri instrutemoj inkluzive gramatikon povus efiki, ĉar ne ĉiuj povas ĉeesti porinstruajn programojn ekster sia hejmurbo kaj ne ofte povas esti kun spertaj instruistoj de la lingvo. Lingvokliniko por respondi demandojn. Paneloj por ĝeneralaj demandoj al spertaj pedagogoj. Programo kun kvinminutaj prezentadoj de unu instrutekniko por partoprenantoj kiuj ne havas sufiĉon por tuthora prezentado. Specifaj legaĵoj por antaŭa preparado de konferencanoj interesitaj pri aparta temo, aŭ eĉ antaŭkonferencaj atelieroj organizeblaj kunlige kun interkonferenca lernado dum la jaro. Ne mankas ideoj, kaj ni aŭdu viajn! Resume, tamen, mi nur diru, ke mi senhezite planas ĉeesti la venontan konferencon en Matanzas, Kubo. Mi certas ke mi havos la okazon konatiĝi kun nova lando, aparte interesa por mi, ĝui kunestadon kun inteligentaj kaj agrablaj kolegoj, lerni pli por IPR 09/3 13
— pàgina 14 del PDF —
plifortigi miajn profesiajn sciojn kaj kapablojn instrui E-on, ricevi kaj doni en etoso de respekto kaj antaŭĝuo de ĉiu tago. En neniu alia unusemajna kunteksto mi povus proksimiĝi al la unika valoro de tiu kombino. Jes, la konferencoj de ILEI fariĝas ĉiam pli vizitindaj, do konsideru aliĝi kiam vi faros viajn venontajn vojaĝplanojn! Pro tio ke la supraj komentoj estas subjektivaj impresoj, mi invitas vin kompletigi la bildon vizitante la hejmpaĝon de ILEI, kie troviĝas kelkaj opinioj de partoprenantoj, detala raporto de Aida ČIŽIKAITĖ pri la konferenco, kaj ankaŭ elektronika versio de la konferenca libro. Kvankam tio ne povas anstataŭi ĉeeston, vi certe ekhavos tre kompletan ideon pri la nuna amplekso de niaj konferencoj!
Resuma raporto pri la 42-a ILEI-Konferenco de Aida ČIŽIKAITĖ, eksestrarano pri konferencoj, scienca kaj universitata agado La 42-a ILEI-Konferenco okazis de la 17-a ĝis la 25-a de julio 2009 en Krakovo, Pollando. La jaro 2009 estas jubilea jaro por ILEI ― la organizo festas sian 60-jariĝon. Estis ankaŭ pliaj jubileoj: la 150-a jaro post la naskiĝo de L. L. Zamenhof estis emfazita per la konferenca temo La pedagogio de E-o antaŭ la defioj de interkultura komunikado, kunlabore kun UEA pri la temo de la UK Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ. Ankoraŭ du jubileoj, la 100-jariĝo de I. Lapenna kaj la 85-jariĝo de I. Szerdahelyi (prezidanto de ILEI de 1985 ĝis 1987) estis emfazitaj per la nomoj de salonoj kaj festaj prelegoj pri niaj famaj samideanoj de Ilona KOUTNY (PL) Loke kaj fake, internacie kaj home: 85-jara datreveno de István Szerdahelyi kaj Josip PLEADIN (HR) Ivo Lapenna – konstruinto de la moderna Emovado. La konferenco havis multajn subtenantojn, kiel oni povas konstati en la konferenca libro, videbla en la retpaĝaro de ILEI kaj en la plena raporto tie legebla. Al la konferenco aliĝis kaj partoprenis pli ol 80 personoj el 28 landoj (Pollando – 15, Italio – 6, Germanio kaj Kroatio po 5, Finnlando, Hispanio kaj Ukrainio po 4 (1 el Ukrainio ne venis), Belgio, Hungario,
IPR 09/3 14
— pàgina 15 del PDF —
Japanio, Meksiko, Svedio kaj Usono po 3, Aŭstralio, Britio, Ĉinio, Francio, Kubo, Svislando po 2, Bulgario, Ĉeĥio, Israelo, Litovio, Nederlando, Rumanio, Serbio, Slovakio po 1) kaj po 2 nealiĝintaj el Ukrainio kaj Pollando. Fojfoje en la konferenco aperis ankaŭ helpantoj – ekzemple familioj de Hawlena-Krzemińscy kaj Kuźmiccy, du junuloj Robert Kołodziej kaj Mateusz Kania: sed tiuj helpantoj apenaŭ havis eblon profiti de la programo, ĉar plejparte ili nur kuris tien kaj reen plenumante diversajn taskojn. Grażyna Porada aranĝis por ni la mankantan libroservon kaj nur por la Fermo povis veni Edward Malewicz. Dankon al ili kaj al ĉiuj aliaj. La konferenco okazis en la Supera Lernejo pri Bankismo kaj Direktado (WSZiB), kie ni havis tre bonajn kondiĉojn por konferenci, eblis uzi ĉian modernan teknikon, atingi samideanojn, kiuj estis for de Krakovo kaj skajpkonferenci kun ili (pliaj informoj pri WSZiB en www.wszib.edu.pl en la pola kaj la angla). En la Malfermo partoprenis la Ĝenerala sekretario de UEA Barbara PIETRZAK, kiu salutis la konferencon nome de la UEA-estraro, kaj krome laŭtlegis mesaĝon de Claude NOURMONT, vicprezidanto de UEA kaj estrarano pri kulturo kaj edukado. Nin honoris ankaŭ la rektoro de WSZiB prof. Wlodzimierz ROSZCZYNIALSKI, kiu alparolis la konferencanojn en E-o. Salutvortoj de pluraj organizaĵoj aperas en la konferenca libro. La nuna jaro estis ankaŭ elektojaro, do okazis ne nur Komitatkunsido en kiu estis elektita nova estraro de ILEI, ankaŭ kunsidis la ĵus elektita estraro. Pri la decidoj la partoprenantoj estis informitaj dum la Ĝenerala Asembleo antaŭ la Solena Fermo. La programo de la konferenco estis tre riĉa, abunda, ambicia kaj, mi eĉ aŭdacus diri, vere bonkvalita kaj altvalora. Entute okazis 124 programeroj, sen kalkuli, ke la Simpozio konsistis el 19 eroj, la Lingva Festivalo el 15 eroj, krom ankaŭ 6 sesioj de komitatkunsido kaj 4 de estrarkunsido. Okazis jam kutimaj programeroj de ILEI-konferencoj, sed estis ankaŭ io nova. Dum la Interkona (manĝ)vespero ĉiu alveninto mallonge prezentis sin, sian landon kaj la alportitan frandaĵon. Poste ĉiuj gustumis, interparolis en amika neformala kunesto kaj gaja etoso – vere ekkonatiĝis, se ili ne ankoraŭ estis konataj. Dum la konferenca semajno okazis prelegoj kaj kelkaj seminarioj, aranĝitaj en blokoj kaj paralele en tri klasĉambroj senĉese dum „labortagoj“: La rolo de la nuntempa teknologio en la lingvoakirado (6-foje) gvidis Duncan CHARTERS (US); E-literaturo (6-foje) gvidis Lidia LIGĘZA IPR 09/3 15
— pàgina 16 del PDF —
(PL); Rolludoj (4-foje gvidis Stefan MACGILL (HU)); Lingvaj ludoj (3foje) gvidis Ana MONTESINOS DE GOMIS (GB); Interkultura komunikado (3-foje) gvidis Kristin TYTGAT (BE); E-o laŭ rekta metodo (2-foje) gvidis Stano MARČEK (SK). Al seminarioj iom similis Poezia metiejo (6-foje) gvidita de Lidia LIGĘZA kaj Adam ŁOMNICKI (PL), prelegseriojn La pola eksprese (6-foje) gvidis Magdalena TATARA (PL) kaj Ekkonu Pollandon (6-foje) gvidis Małgosia KOMARNICKA kaj Piotr NOSEK (PL) – la lasta havis prelegojn kun titoloj: Mallonge pri longa historio de Pollando (gastparolanto Hans-Dietrich QUEDNAU), Krakovo, la konferenca urbo – klaĉoj kaj legendoj (gasto Lidia LIGĘZA), Pollando kian vi ne konas, Pollando per okuloj de eksterlandano (gasto Augusto CASQUERO), Polaj frandaĵoj kaj tradicioj (gasto Irena CZECHOWSKA – mastrino de la bankedo), Tio, kion vi volas scii, sed hontas demandi. Okazis kelkaj diskutrondoj: Uzo de ludoj en kursa instruado de E-o gvidis Michail LINECKIJ (UA), Strategio por vera „neutrala“ multlingvismo gvidis Michael CWIK (BE). Aparte menciindas Invito al sekvajara konferenco en Kubo de Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ kaj Julián HERNÁNDEZ ANGULO (CU). Simpozio ĉi-jare okazis jam la 5-an fojon kaj estis la plej ampleksa el ĉiuj ĝisnunaj. Ĝi daŭris dum tuta tago. La Simpozion gvidis Witold STĘPNIEWSKI kaj Ilona KOUTNY. La ĉefprelegon Eduksistemo en Pollando faris Tomasz MALICKI (PL). Kunvenis sciencistoj el 11 universitatoj el Pollando, Italio, Japanio, Ukrainio kaj Usono; estis faritaj 18 prelegoj. La Simpozio finiĝis per vigla paneldiskuto pri la temoj de la prelegoj kaj konferenca temo ĝenerale. Ĉi-jare ILEI plivastigis sian laboron kaj kunlaboron kadre de la konferenco. Dum la konferenco okazis ankaŭ sesio de AIS kaj dua Renkontiĝo de Universitataj Instruistoj (RUI), kiu daŭrigis la laboron komencitan pasintjare en la Amsterdama konferenco. La duan Renkontiĝon de Universitataj Instruistoj gvidis Renato CORSETTI (IT). Komence estis revuitaj la atingoj dum unu jaro, poste sekvis du laborgrupoj – prelego kaj 3 laborsesioj: Ilona KOUTNY (PL) gvidis grupon pri Universitata instruado de E-o kaj interlingvistiko kaj Kristin TYTGAT (BE) pri Universitataj kunlaboroj, interŝanĝoj kaj projektoj. Dum la fina sesio estis faritaj konkludoj, resumo, starigo de laborplano. Niaj gastoj – AIS – riĉigis la programon de la konferenco per siaj prelegoj kaj prelegoserioj: Hans-Dietrich QUEDNAU (DE) Virtuala, IPR 09/3 16
— pàgina 17 del PDF —
distanca instruado; Alicja Urszula LEWANDERSKA-QUEDNAU (DE) Rolo de E-o por resanigado de maljunuloj surbaze de kompensa pedagogio (2foje) kaj Eksperimentoj el Hanau (DE) kaj Repty (PL), Dornach (CH) (2foje); Božidar LEONOV (BG) Bazaj principoj de turismiko, religia kaj ekologia turismo (3-foje). Ankaŭ kelkaj seminarioj de la ILEI-konferenco estis traktitaj kiel AIS-kursoj: entute estis enmanigitaj 18 atestiloj pri 7 kursoj. Ni ne nur multe laboris – ni ankaŭ agrable pasigis la tempon dum ekskursoj kaj vespera programo. Okazis du tuttagaj ekskursoj al Zakopane kaj Wadowice, Kalwaria, Oświęcim, ankaŭ tri duontagaj: al la salminejo Wieliczka, Niepołomice kaj piede tra la konferenca urbo Krakovo. La ekskursojn gvidis la membroj de LKK Lidia LIGĘZA, Piotr NOSEK [vd. la foton titolpaĝe – NdlR], Magdalena TATARA kaj Gosia NITKOWSKA. Tre bunta kaj varia estis la kultura vespera programo. Dum la Nacia Vespero fama E-aktorino Anna RAMZA-KOZAK (PL) recitis pecetojn el „Sinjoro Tadeo“ de Adam Mickiewicz, kaj Joachim KOŁPANOWICZ (PL) belege ludis gitaron. Alian vesperon Jadwiga GIBCZYŃSKA (PL) prezentis monodramon laŭ la taglibreto de Ada SIKORSKA-FIGHIERA. Komunan kantadon gvidis Alan BISHOP (AU), Michail LINECKIJ (UA) kaj Julián HERNÁNDEZ ANGULO (CU). Ankaŭ dum la Bankedo okazis koncerto ― Janusz GRZECZ (PL) prezentis polan kantatan poezion kaj tiun tagon ni finis per la Konferenca balo. La Aligatorejo estis programero, kiam ĉiuj partoprenantoj babilis nek en E-o, nek en sia denaska lingvo, sed en iu(j) alia(j) konata(j) lingvo(j) en malgranda(j) grupeto(j). Speciala kaj tre ampleksa estis programo de la Internacia Vespero. Ĝin komencis Stano MARČEK (SK) per Ekspozicio de lernolibro en 20 lingvoj. Sekvis Lingva Festivalo aranĝita de Dennis KEEFE (CN) – patro de LF. La kulturan parton komencis pranepino de A. Grabowski Natalia DOMBROWSKA (PL), kiu prezentis por ni sian programeron, per kiu ŝi gajnis la ĉefpremion en la konkurso „Alproksimigu la mondon“. La Lingva Festivalo jam estas tradicia ero de ILEI-konferencoj. Tiamaniere ni dankas al la urbo, kiu invitas kaj gastigas nian konferencon. Ĝoje ni donacas al la urbanoj eblon konatiĝi kun pluraj lingvoj kaj kulturoj, ankaŭ konvinkiĝi pri la perfekta funkciado de E-o kiel lingvo-ponto. En la programo ĉi-jare estis novaĵoj – rapidkurso de la loka (la pola) lingvo kaj prelegserio pri konferenca lando „Ekkonu Pollandon“ (ĉiuj realigitaj de membroj de LKK – estraranoj de la pola sekcio de ILEI). Espereble ankaŭ tiuj ĉi programeroj enradikiĝos kaj ili iĝos tradiciaj partoj IPR 09/3 17
— pàgina 18 del PDF —
de ILEI-konferencoj. Alia novaĵo – metiejo (realigita de surlokaj, krakovaj esperantistoj). Estus bone ĉiujare havi iun metiejon por la konferencanoj. Espereble la poezia metiejo estos/as/is bona komenca paŝo. Infanoj, junuloj, plenkreskuloj havas siajn IIK, IJK, UK, ILEIkonferencon, sed estus dezirinde revivigi la „Gimnazion“ por adoleskuloj dum la UK aŭ/kaj la ILEI-konferencoj por doni ankaŭ al ili ĝuindan programon. Dum la Solena Fermo ni dankis al ĉiuj kunorganizantoj kaj helpantoj, ankaŭ al la laboristoj de la konferencejo, kiuj estis disponeblaj kaj helpemaj en ajna momento ― ili ĉiuj ricevis simbolajn donacetojn. Aŭgusto CASQUERO DE LA CRUZ regalis nin per hispanmaniere pretigita vino kaj ni ĉiuj kune tostis en la fino de la konferenco, je la sano de la organizantoj kaj partoprenantoj, ankaŭ je la sukceso de sekvaj konferencoj. Ni havis raportojn en la televido kaj radio de niaj amaskomunikilaj patronoj. Ĉi-jare okazis unu aranĝo ekster la konferenca programo al kiu (aktive kaj pasive) estis invititaj ankaŭ la partoprenantoj de la konferenco. Temas pri la Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj organizita de la urba kulturdomo (ŜOK) kun kiu kunlaboris s-ino Marija MAJERCZAK. La partoprenantoj de la konferenco estis invititaj prezenti siajn lingvojn, babili en diversaj lingvoj kun loĝantoj kaj turistoj, informi pri E-o. Okazis la koncerto de JoMo. Ĝenerale, laŭ la opinioj de la partoprenantoj, la konferenco estis tre sukcesa kaj tre bona, unu el la plej bonaj dum la lastaj jaroj, eĉ eble tro riĉa kaj abunda, ĉar ne eblis samtempe ĉeesti en kelkaj programeroj, kiuj interesis. Tamen, ni havas la celon altiri 300 partoprenantojn, kiam 100 ekskursantoj ne malhelpos havi po 50 aŭskultantojn en ĉiuj 3-4 paralelaj programeroj. Por tio necesas teni same bonan nivelon de fakaj programeroj, havi interesajn ekskursojn kaj varian vesperan (kulturan kaj distran) programon, bonajn loĝkondiĉojn, manĝojn kaj ne grandajn prezojn por ĉio tio, pri kio ĝis nun ni, ŝajne, sukcesis. Ni invitas ĉiujn partopreni en la sekvaj konferencoj de ILEI, kie vi konvinkiĝos, ke ILEI-KONFERENCO – AMBAŬ: AMUZO KAJ SCIENCO! sed ni avertas, ke tio danĝeras – vi ne plu povos imagi vian esperantumadon sen partopreni la konferencon de ILEI kaj rezisti ne plu eblos (ĉu vi memoras ŝercon en reklamo: „Iam gustuminte, ne plu eblas halti……”). Kaj ni certe ankoraŭ pli kaj pli plibonigos ilin ☺. IPR 09/3 18
— pàgina 19 del PDF —
Mi kaptas la okazon ankoraŭfoje danki al LKK, al la helpantoj kaj ĉiuj partoprenantoj, kiuj per pretigo de bonegaj programeroj kaj simpla partopreno kontribuis al la sukceso de la 42-a ILEI-konferenco en Krakovo. Mi bondeziras sukceson al la organizantoj de la sekvaj konferencoj kaj tutkore invitas ĉiujn daŭre kunlabori kaj aktive partopreni. Mi ankaŭ pardonpetas, se organizante kelkajn lastjarajn konferencojn ion mi mistrafis kaj ies atendoj ne estis plenumitaj. Bonvolu sendi viajn pritaksojn, komentojn, rimarkojn, opiniojn, raportojn por konsidero de la nuna estraro. Dankon pro la kunlaboro!
LF kaj Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj en Krakovo sed KIEL altiri la publikon al niaj lingvaj eventoj? de Dennis KEEFE, Universitato de Nankino, Ĉinujo Dum la ILEI-Konferenco de Krakovo, la 23-an kaj 24-an de julio, okazis du specoj de lingvaj eventoj: la tradicia, tamen malgranda, Lingva Festivalo (LF) kun 18 lingvoj, kaj la nova Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj kun eble 8 lingvoj kaj posta koncerto de JoMo. Kiel kutime, ĉi tiuj du lingvaj eventoj prezentis mallongajn kursetojn dum periodo de nur duonhoro. Por la enhavo, la lingvoprezentantoj komence donis iom da fona informo pri la lingvo, ekzemple, kie ĝi estas parolata kaj al kiuj lingvoj ĝi rilatas. Dum la kursetoj, la prezentantoj ofte instruis kiel diri kelkajn simplajn frazojn kiel Saluton! Kiel vi nomiĝas? Kaj Mi amas vin! Ankaŭ instruiĝis kelkaj gramatikaj punktoj, vortoj, prononcmaniero kaj tiel plu. Por la LF, la lingvoj kun prezentantoj inkluzivis la anglan de Aŭstralio kun Alan kaj Jennifer BISHOP, la kroatan kun Marija JERKOVIĆ, la hungaran kun Zsófia KÓRÓDY, la francan kun Elisabeth BARBAY, la germanan kun Irmgard SCHNEIDER, la ukrainan kun Nina DANILJUK, la italan kun Anna LÖWENSTEIN kaj Renato CORSETTI, la finnan kun Harri LAINE, la slovakan kun Stano MARČEK, la japanan kun Tieko ISIKAWA kaj Kimie MARKARIAN, Esperanton kun Mikaelo LINECKIJ kaj Iván BUJDOSÓ, la hebrean kun Amri WANDEL, la rumanan kun Mihai TRIFOI, la hispanan kun Augusto CASQUERO, la nederlandan kun Simon SMITS kaj Kristin TYTGAT, la baŝkiran kun Gulsesek, kaj la tataran kun Alina SHLYAKHOVA.
IPR 09/3 19
— pàgina 20 del PDF —
Kelkaj el la prezentantoj de kursetoj dum la tradicia LF prezentis siajn lingvojn ankaŭ en la sekva tago por la Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj, kiu okazis en la kultura centro de la urbo Krakovo. La Nokto de Lingvoj altiris pli da ekstera publiko, parte pro la pli bona surloka anoncado, la centra loko, kaj la kunligita koncerto de JoMo. Aparta allogaĵo de la Nokto de Lingvoj estis la aligatorejo, kie okazis, samtempe, konversacioj en pluraj lingvoj. Ĉe unu tablo estis la hispana, ĉe alia la franca, la japana, la slovaka kaj tiel plu. Iom da lingva kaoso kiu similas Kafejon de Lingvoj. Tiuj novaj ideoj devenas de Marija MAJERCZAK, kiu sukcesis starigi la Nokton de Lingvoj kaj Kulturoj.
Iván BUJDOSÓ, prezentanta E-on dum Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj Rilate al statistikoj, la LF altiris nur 35 personojn en la sesio je la 19:30; 47 je la 20:00; kaj 54 je la 20:30. La nombroj da ĉeestantoj por la Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj estis iom pli malaltaj, sed la elcento da publika
IPR 09/3 20
— pàgina 21 del PDF —
ĉeestado estis pli alta. Krom lingvaj ĉeestantoj, alvenis al la koncerto de JoMo eble 70 aŭ 80 ĉeestantoj. Kvankam la du lingvaj eventoj de Krakovo altiris multe pli da publiko ol la LF-oj de Italio kaj Japanio de 2006 kaj 2007, ili tute ne kompareblas kun la kutima publika sukceso de Lingvaj Festivaloj en aliaj landoj. En Krakovo entute alvenis eble 20 neesperantistoj por partopreni kursetojn. Eĉ al la unua LF de la urbo Tours en Francio, kiu estis la malplej ĉeestata LF de mia kariero, alvenis pli ol 700 kursaj ĉeestantoj, kaj dekoj da ili sekvis postajn lingvajn kursojn. Kial, do, la LF-oj de Italio, Japanio kaj nun Pollando, tiurilate tiel malsukcesis? Tutsimple ĉar la starigo de lingvaj kursetoj estas organiza laboro, dum la altiro de ekstera publiko estas merkatika laboro. Eblas starigi “perfektan” LF-on kun bonaj instruistoj, multe da lingvoj, agrabla etoso kaj tiel plu, sed tio ne signifas, ke la publiko alvenos aŭtomate. Eĉ bone verkita broŝuro pri la festivalo, detala amaskomunikildosiero kaj belaj afiŝoj ne efikos, se oni ne bone pripensas kampanjon por altiri la lokan publikon. Sed el kio povas konsisti sukcesa kampanjo? Sukcesa kampanjo por venigi ĉeestantojn de LF-oj dependas ĉefe de profunda kono, laŭ merkatika vidpunkto, de lokaj cirkonstancoj, sed ĝenerale la sekvaj principoj utilis jam por pluraj festivaloj en pluraj urboj kaj landoj: 1) 2) 3)
4)
La estraro de la LF aŭ de ILEI decidu, ke la LF estas prioritato, ĉar estas la plej bona maniero afable kaj nealtrude kontakti la lokan publikon, por ke ili ekinteresiĝu pri E-o. Metu la LF-on en bone konatan lokon. La plej bona estas lernejo. Universitatoj ofte estas idealaj lokoj, ĉar ĉiuj lokanoj scias, kie ili troviĝas, kaj studentoj estas oftaj partoprenantoj en LF. Faru malmultekostan, simplan, klaran, allogan afiŝon. Faru multege da kopioj, metante ilin abunde ĉe la anonctabuloj de studentaj loĝejoj, kaj ĉe ĉiu publika loko kiu eblas. Dek kopioj ne sufiĉas! Por la LF de Francio, ni faris pli ol mil. Nur unu konstruaĵo de la universitato tie, uzis pli ol 100 afiŝojn! Kreu simplan dosieron por la amaskomunikiloj. Donu la daton, la horaron, la liston de lingvoj. Bonvenas ankaŭ iom da informo aŭ statistikoj pri LF-oj. Sendu la dosieron al la gazetaro, radio-stacioj kaj televidoj. Poste, ne forgesu telefoni al ili ĉiuj por kontroli ĉu ili ricevis la informon kaj volas intervjui vin.
IPR 09/3 21
— pàgina 22 del PDF —
5) 6)
7)
Komencu la amaskomunikilan kampanjon eble du semajnojn antaŭ la LF, kaj la afiŝadon unu semajnon antaŭe. Ne forgesu, ke la metado de afiŝoj ne estas facila afero. Eĉ se vi sukcesas meti afiŝon sur publikan anonc-tabulon, tio ne garantias, ke kelkajn horojn poste ĝi ankoraŭ estas nekovrita de alia afiŝo aŭ ke ĝi ne malaperas. Kontrolu viajn afiŝojn ĉiutage ĝis la okazigo de la LF. Se eblas, printigu simplan, malgrandigitan kopion de via afiŝo, kaj enmanigu ĝin al preterpasantoj proksime de la LF-ejo. Se leĝas, metu ĝin sur la glacon de ĉiu veturilo en radiuso de unu kilometro de la LF-ejo. Tion ni faris en la unuaj LF-oj de Francio, kaj ĝi bone sukcesis.
Resume, estas domaĝe se ni starigas LF-on dum ILEI-Konferencoj, kaj nur malmulte el la loka publiko ĉeestas ĝin pro la manko de bona loka informado kaj varbado. Mi rekomendas, ke en venontaj jaroj, ni pli bone pripensu la starigon de aktiva kampanjo por altiri kaj la publikon kaj la amaskomunikilojn. La spertoj en Francio, Rusio, Usono kaj Ĉinio klare montras, ke LF-oj estas la plej efika nuntempa maniero altiri novajn gelernantojn de E-o. Ni lernu uzi tiun efikan rimedon.
LA POLA EKSPRESE Fariĝis kutimo, ke dum E-aranĝoj oni proponas al la partoprenantoj ekspresan kurson de la loka lingvo. Dum la 42-a ILEI-Konferenco en Krakovo kaj la 94-a Universala Kongreso de E-o en Bjalistoko mi gvidis ekspresan kurson de la pola. La pola apartenas al la plej malfacilaj lingvoj, tial ĝia instruado/lernado prezentas defion kaj por la instruisto kaj por la lernantoj. Ŝajnas neeble lerni ion signifan pri la pola dum kvar horoj. Dum ambaŭ aranĝoj «La pola eksprese» ĝuis grandan popularecon: dum la ILEI-Konferenco partoprenis en ĝi 7-15, kaj dum la UK, ĉirkaŭ 5060 personoj. La kursetoj okazis kvarfoje po unu horon. Mi ne volis lacigi la lernantojn per komplikaj gramatikaj reguloj, kiuj abundas en la pola. Mia celo estis instrui al ili nur iom da bazaj vortoj kaj frazoj, por ke ili povu iomete komuniki kun la pola medio en ĉiutagaj situacioj. Krome mi deziris instrui la ĝustan polan prononcon.
IPR 09/3 22
— pàgina 23 del PDF —
Mi instruis pri la jenaj komunikaj situacioj: salutoj kaj adiaŭoj, sinprezentado, bazaj parolturnoj, mendo de manĝo en restoracio, demandado pri prezo, aĉeto de bileto en stacidomo. Instruante la leksikon, mi prezentis i.a. la bazajn kaj ordajn numeralojn, tagojn de la semajno, monatojn, horojn, manĝojn, biletojn, trajnojn ktp. Por variigi la lecionojn, ni kantis pole kaj provis prononci malfacilajn polajn frazojn. Mia ĉefa metodo de instruado estis jena: mi skribis sur la tabulo kaj elparolis polajn vortojn aŭ frazojn kaj igis la partoprenantojn ripeti ilin. Poste mi petis ĉiujn konversacii kun la najbaroj. Pro la granda nombro da lernantoj, ne eblis, dum la konversacioj kontroli la ĝustecon de gramatiko kaj prononco kaj korekti eventualajn erarojn. Por ŝpari tempon mi klarigis ĉion kaj donis instrukciojn al la lernantoj nur en Esperanto. Ŝajnas, ke kelke da personoj serioze ekinteresiĝis pri la pola lingvo – post ĉiu leciono ili restis kaj demandis pri la lingvo ĝenerale, pri ĝiaj gramatiko kaj vortprovizo. Magdalena TATARA, Kasisto de ILEI-PL
Loke kaj fake, internacie kaj home Prof. István SZERDAHELYI (1924-1987)1 de Ilona KOUTNY (ikoutny@amu.edu.pl) Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznań (Pollando) Enkonduke La okazon rememori István SZERDAHELYI motivas la 85-jara datreveno de lia naskiĝo (kaj 22-jara de lia morto). Prof. Szerdahelyi estis bonega kaj efika pedagogo, aganta en- kaj eksterlande. Li fondis la E-fakon en la Universitato Eötvös Loránd (ELTE) en 1966 kaj gvidis ĝin ĝis sia morto. Per sciencaj metodoj li provis trovi la lokon de E-o inter la lingvoj naturaj kaj planitaj, lingvistike analizi ĝin, kaj formi instruistojn, lingvistojn kun 1
La artikolo ekestis surbaze de prelegoj de la aŭtoro: 1. Samtitola dum ILEIkonferenco en Krakovo, julio 2009; 2. István Szerdahelyi: vivo, verko kaj heredaĵo – enkonduka prelego dum la Simpozio omaĝe al prof. Szerdahelyi dum la 94a UK en Bjalistoko, julio 2009.
IPR 09/3 23
— pàgina 24 del PDF —
profundaj konoj pri E-o. Du jarojn antaŭ sia morto li iĝis prezidanto de ILEI kaj dum unu jaro – en 1986 – redaktis IPR-n. Longa vico da studoj kaj libroj, same ankaŭ prelegoj montras lian vastan interesiĝon kaj grandan labor-kapablon: li prezentis novan aliron al la morfologio, semantiko, etimologio de E-o; kun filologia precizeco li esploris interlingvistikon, kies rezulto estis la universitata lernolibro pri interlingvistiko kaj la populara libro Bábeltől a világnyelvig ’De Babelo ĝis la mondolingvo’. Li sukcesis trovi la vojon al diversaj homoj, ĉar li kredis en tio, kion li faris, kaj havis estimon por la aliaj. Tion elstare montras la pretigo de la Hungara-Esperanta vortaro, kie kunlaboris 50 esperantistoj diversfakaj. La rezultoj de lia agado kaj verkaro estas ankaŭ nun aktualaj kaj vojmontraj. 1. Vivovojo – en la ŝtormo de historio István SZERDAHELYI naskiĝis (20.08.1924, Avasfelsőújfalu, nun: Negreşti-Oaş en Rumanio) kaj plenkreskis en la plurlingva Transilvanio. Li finis militakademion kaj paralele ekstudis juron. Li partoprenis en la dua mondmilito kaj estis kaptita. La militkaptitecon li eluzis por lerni la rusan lingvon, kiu poste iĝis lia profesio [surfote:”la juna instruisto”] Post la mondmilito lia familio transloĝiĝis al Hungario, li finstudis juron en la Universitato Péter Pázmány (laŭleĝa antaŭulo de ELTE) en Budapeŝto kaj poste rusan filologion. Li ekinstruis la rusan en elementa lernejo en la vilaĝo Kisbér, kie poste li iĝis lernejestro kaj pretigis gimnaziajn lernolibrojn pri la rusa (ankaŭ mi lernis el ili). En 1956 li aliĝis al la revolucio, pro kio poste li estis malliberigita por pli ol jaro. Tiu evento rompis lian karieron, dum kelkaj jaroj li ne povis akiri instruistan postenon. Fine, en 1963, li ricevis postenon en ekonomika mezlernejo kiel instruisto de la rusa. En 1949 li esperantistiĝis kaj rapide fervore ekinstruis la lingvon. Ekde la 60-aj jaroj li partoprenis en la laboro de la reorganiziĝanta HEA, li membris en la instrukomisiono kune kun Baghy, Balkányi, Kökény kaj Pechán. Li kontribuis al la longe uzata Gvidlibro por supera ekzameno, kaj laŭ lia propono ekestis la trigrada ekzamensistemo. HEA kaj la tiama prezidanto Antal KOÓS subtenis lin ĉe la fondo de E-fako en ELTE. IPR 09/3 24
— pàgina 25 del PDF —
Kvankam la rilatoj inter Szerdahelyi kaj HEA ne estis ĉiam tiel proksimaj, dum la lastaj du jaroj de sia vivo li iĝis vicprezidanto de HEA. Li verkis artikolojn kaj librojn, sciencajn kaj sciencpopularigajn, instrumaterialojn, multe prelegis en Hungario kaj en aliaj landoj en esperanta medio (vd la kompletiĝantan bibliografion en la Memorlibro). Li havis bonajn kontaktojn i.a. kun la Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds (Svislando), kunlaboris kun la paderborna Kibernetika-Pedagogia Instituto (Germanio) pri lingvo-orientada instruado, kun Internacia Kultura Centro en Zagrebo (Kroatio) kaj ofte publikigis siajn vidpunktojn pri sciencaj temoj en Literatura Foiro. Liaj pedagogiaj artikoloj aperis ofte en IPR kaj fine li prenis la merititan lokon de ILEI-prezidanto (1985-87) kaj iĝis honora membro de UEA [surfote: Szerdahelyi en 1986]. Post gravaj konfliktoj pro lia alia aliro al la radikkaraktero ankaŭ la Akademio de E-o elektis lin al siaj membroj en 1986. Post multe da sindediĉa laboro kaj batalo por la rekonigo de scienca agado pri E-o en kaj ekster Esperantio li mortis la 21-an de aŭgusto 1987 en Budapeŝto. 2. Fondo de E-fako en ELTE – elstara pedagogo kaj metodikisto István Szerdahelyi batalis por la enkonduko de E-o en la lernejojn, elstarigis la propedeŭtikajn valorojn de E-o, kiuj por hungaroj estas nekontesteblaj. En 1963 E-o estis jam instruata en kelkaj hungaraj lernejoj. La lerneja instrueblo motivis la peton por la universitata formado de Einstruistoj. Li sukcesis krei ion unikan, kiam li fondis la E-fakon en la Universitato Eötvös Loránd (konata sub la siglo ELTE) en 1966 kun la subteno de la konata lingvisto Géza BÁRCZI. Li ekiris malfacilan vojon, kiam li surprenis sola sur sin la E-fakon: li devis organizi el nenio la plurjaran kompleksan kursaron, similan al filologioj (kun lingvistiko, literaturo… metodiko), kiu gvidis al universitata diplomo; krei studplanon kaj studmaterialon, instrui kaj esplori. D-ro Szerdahelyi strebis prezenti al la scienca mondo la valorojn de E-o, akceptigi esperantologion, en pli vasta senco interlingvistikon kiel lingvistikan
IPR 09/3 25
— pàgina 26 del PDF —
branĉon (feliĉe la E-fako ekfunkciis kadre de la Lingvistika katedro) kaj konvinki esperantistojn pri la neceso de scienca esploro de E-o. Por tio necesis multe da laboro kaj la speciala personeco de István Szerdahelyi. Li, neŝparante sin, kun ĝojo laboris kaj sukcesis trovi la vojon al diversaj homoj. Li verkis universitatajn lernolibrojn: Esperanto (1972), Metodologio (1975), Interlingvistiko (hungare, 1980), kompilis 3 volumojn de Literatura Krestomatio (1979, 1981, 1982). Aliajn gravajn tekstojn siajn, de kolegoj kaj gestudentoj li aperigis en Esperantologiaj kajeroj I–III (1976, 1977, 1977), kunlaborigante siajn gestudentojn. En 1978 la E-fako organizis internacian interlingvistikan konferencon, kies materialo aperis en Miscellanea Interlinguistica (1980). Dumtempe li restis ĉarma kaj amuza interparolanto, kiu altiris homojn, kaj ĝisosta pedagogo, kiu kapblis ekŝatigi la studmaterialon. Li engaĝis siajn gestudentojn en la sciencan laboron, kiuj partoprenis en scienca studenta rondo, sendis ilin al konferencoj, kunvenoj, se eblis eksterlandaj, kaj trovis taskojn laŭ ilia emo kaj helpis ilin en la realigo – tiu sinteno estas malofta en universitatoj. Ekzemple li sendis min staĝi al KCE (franclingva Svislando), kio signifis por mi grandan travivaĵon. Li estis “vera pedagogo, kiu kapablis transdoni vivosperton, sian optimismon, laboremon, estimon de la scienco…” (Varga-Haszonits 1998). Ni, gestudentoj tre ŝatis lin, mia generacio nomis lin Paĉjo inter si. Dum lia 21-jara instruado en la E-fako preskaŭ 100 gestudentoj diplomiĝis pri E-o en la tagaj kaj (ekde 1972) t.n. korespondaj kursoj, el inter kiuj kelkaj havas nun gravan rolon en la E-movado. Ili kunvenis en 1986 por kune festi la 20-jariĝon de la fako. Naskiĝis ankaŭ multaj diplomlaboraĵoj pri esperantologio kaj interlingvistiko, ilia konservo, prilaboro kaj daŭrigo necesus. 3. Esploroj pri lingvopedagogio Szerdahelyi esploris la leksikan materialon de diversaj lingvoj en la lerneja instruado kaj komparis ilin helpe de la gestudentoj. Li gvidis eksperimentojn por pruvi la lernfacilecon kaj propedeŭtikan valoron, t.e lernfaciligon de E-o. La plej grava estis la 5-landa eksperimento inter 197174, en kiu partoprenis Bulgario, Italio, Jugoslavio, Aŭstrio kaj Hungario. La celo estis prezenti la facilecon de E-o, ĝian efikon en la kompreno de la
IPR 09/3 26
— pàgina 27 del PDF —
gepatra lingvo kaj fremdaj lingvoj (tion reprenas ankaŭ la nuna projekto Lingvolanĉilo!), la propedeŭtikan valoron de E-o por la sekva fremda lingvo (vd. Szerdahelyi 1976, 1979, Kovács 1981). Li bone vidis, ke la pli facila alproprigeblo de iu lingvo dependas ne nur de ĝia strukturo (absoluta facileco), sed ankaŭ de la rilato kun la gepatra lingvo de la lernanto (relativa facileco). Por hungaroj E-o kun siaj hind-eŭropaj trajtoj kiel la prepozicia sistemo prezentas modelon de hind-eŭropaj lingvoj, ĝia lernado helpas ankaŭ la komprenon de scienca vortprovizo en la hungara, sed per maksimuma simpleco. Tio alportas pozitivan psikan valoron en la regado de la lingvo. Li konkludas, ke E-o estas neŭtrala kontaktilo, lingva kaj kultura sintezo, tiel enhavas internacian kulturan potencialon (Szerdahelyi 1976). Nur la motivigo por E-o estas malgranda kompare kun la angla, li konsideras, ke esperantistoj devus eliri el sia interna mondo kaj trovi sian lokon en la ekstera establita mondo por ke oni prenu ilin serioze. La konkretajn esplorrezultojn li povis proponi al oficialaj instancoj por serioza pritraktado de E-o kaj fruktuzis en siaj lernolibroj. Esperanto internacia 1-2 – origine por infanoj – estis kaj estas uzata por instrui junulojn. 4. Aŭtonoma lingvisto Pro la bezonoj de universitataj studoj Szerdahelyi okupiĝis pri ĉiuj terenoj de la lingvopriskribo. Li uzis lingvistikajn kriteriojn por priskribi Eon, tiel lia aliro en multaj aspektoj estas noveca kaj eĉ konfliktiĝas kun la tradicia gramatika aliro. La kulmino estis la konflikto kun AdE kaj ĝia korifeo, Kalocsay. Li kuraĝis kontraŭi la klasikan teorion pri la ekzisto de radikkaraktero, reprezentata – tiam kaj ankaŭ nun – de AdE. La diskutoj okazis en LF kaj li eldonis kajeron Vorto kaj vortelemento en 1976. Szerdahelyi inter la unuaj komencis priskribi la semantikan flankon de E-o. Li rimarkis, ke malantaŭ laŭforme latinida vortoprovizo kaŝiĝas ofte slavaj signifoj. Inter la unuaj li komencis trakti la esperantan etimologion, la transprenajn procedojn de Zamenhof kaj ĝiajn malkonsekvencojn. Li verkis ankaŭ pri grafemiko, sed la verko jam ne povis aperi. Estas grave, ke li trovis la lokon de esperantologio kaj interlingvistiko en pli vasta kadro de aplikata lingvistiko, en la lingvoplanado.
IPR 09/3 27
— pàgina 28 del PDF —
En sia lasta skiza teksto Diakrona kaj sinkrona esperantologio (Informilo por Interlingvistoj 1987/2), kiun Ryszard ROKICKI prave nomas “esperantologia testamento”, li dividas la centjaran historion de la lingvo en tri periodojn: 1) la ekesto: epoko karakterizata de la Zamenhofa „Fundamento”, de la Universala Vortaro; 2) la ekfunkciado: epoko ekde la 20-aj jaroj, kiam la Budapeŝta Skolo kreas la „Duan Fundamenton” per la nova literatura lingvo kaj aperas la Plena Vortaro kaj Plena Gramatiko; kaj 3) la epoko ekde la 60-aj jaroj: kiam elformiĝis esperantologio kiel scienco, sed kiu ankoraŭ ne elformis sian „Trian Fundamenton”. Ĉu nun, post 22 jaroj, ni havas ĝin? Ĉu krom NPIV, la Reta Vortaro kaj la Esperanta Tekstaro ni bezonas ankoraŭ ion? Ŝajnas al mi, ke la detala lingvoscienca priskribo estas ankoraŭ antaŭ ni. 5. Preciza Interlingvisto Li traktis interlingvistikon en vasta senco, en la kadro de lingva komunikado kaj lingvopolitiko, kune kun ĉiuspecaj interlingvoj, inter kiuj rolas etnaj, piĝinaj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj (simile kiel multaj esperantologoj tiam kaj poste, ekz. Blanke, Tonkin, Fettes) kaj ne limigis ĝin al planlingvistiko (kiel Sakaguchi). Li esploris diversajn planlingvojn, inter ili hungarajn kaj instigis siajn studentojn al tia laboro (tiel mi komencis studi la prilingvajn ideojn de la fama hungara matematikisto Bólyai). Li verkis la hungarlingvan sciencpopularigan libron Bábeltől a világnyelvig ’De Babelo ĝis la mondolingvo’, hungaran universitatan lernolibron kaj sian disertaĵon (bedaŭrinde ne neeldonitan), krom multaj artikoloj. 6. Leksikografo – meza/granda vortaro ĉiutaga/faka La granda entrepreno pri la Hungara–Esperanta meza vortaro komenciĝis en 1983 (kaj ĝi aperis nur en 1996). Ekzistis tiam nur malgranda hungara vortaro, tiu de Pechan, kiel pli granda tiu de la germana Krause. La bazajn principojn Szerdahelyi ellaboris laŭ la postuloj de la Akademia eldonejo, kiu mendis tiam la laboron. En ĝi troviĝas malpli da derivitaj vortoj ol en kutima hungara vortaro pro la reguleco de E-o (kaj iusence de la hungara). Tio ebligis la enmeton de sufiĉe multaj fakvortoj, kiujn ellaboris kvindeko da fakuloj. La socisciencan terenon redaktis Blazio VAHA kaj la teknikan-natursciencan
IPR 09/3 28
— pàgina 29 del PDF —
Ottó HASZPRA. La tuta hungara esperantistaro estis mobilizita por la vortaro. La vortaro tiutempe estis verŝajne la plej granda nacilingva-Esperanta vortaro kun ĉ. 45 mil kapvortoj kaj 60 mil leksikaj unuoj. Li laboris pri ĝi ĝis la fino de sia vivo prokrastante la finaranĝon de sia disertaĵo. Tamen la finredakto kaj komputila prilaboro devis okazi post lia morto fare de Ilona KOUTNY. Prof. Szerdahelyi mortis tro frue – apenaŭ havis 63 jarojn – kaj neatendite…, lasante multajn taskojn al la posteuloj. Dum preskaŭ jardeko (1987-96) mi provis daŭrigi lian laboron instruan kaj sciencan, realigi la planojn (fini la redaktadon de la Hungara-Esperanta meza vortoro, lanĉi la internacian Esperantologian fakon, ktp.) kaj vivteni la etoson kreitan far li. Feliĉe pluraj hungaraj kolegoj helpis en la bonnivela instruado en la E-fako, inter ili Zsuzsa BARCSAY, kiu jam ne estas inter ni. Kvankam lia granda atingaĵo, la E-fako de ELTE, devis fini ĉi-jare sian funkciadon, lia vivoverko kaj memoro estas vivanta. Bibliografio Gados Zsuzsa 1998: D-ro István Szerdahelyi (1924-1987). Diplomlaboraĵo, Budapeŝto: ELTE, troviĝos en Edukado.net. Koutny Ilona 1997: Profesoro Szerdahelyi forpasis antaŭ 10 jaroj (rememoro kaj ĝustigo). En: IPR 1997/3; http://www.edukado.net/pagina/Legejo/149//\#704. Koutny Ilona 2009: Antaŭparolo. En: Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi. Red. Ilona Koutny. 2009. Poznań: ProDruk & Steleto. Kovács Márta 1981: Internacia pedagogia-didaktika eksperimento kvinlanda (1971-1974). Diplomlaboraĵo, Budapeŝto: ELTE, troviĝos en Edukado.net. Szerdahelyi István 1976: Pedagogiaj valoroj de instruado de Esperanto. En: Internacia Lingvistika Simpozio, Kumrovec 1975. Red. Zlatko Tiŝljar. Zagreb: IKS. 9-18. Szerdahelyi István 1979: La didaktika loko de la internacia lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj. En: D. Blanke (red.) Esperanto: la internaciaj lingvosciencaj aspektoj. Berlin: Kulturligo de GDR. 211-219. Szerdahelyi István 1987: Diakrona kaj sinkrona esperantologio. En: Informilo por Interlingvistoj 1987/2. Varga-Haszonits Zsuzsa 1998: István Szerdahelyi. La pedagogo. En: Memorlibro. Konferencmaterialoj el 1997. Red. Tamás Gecső kaj Zsuzsa Varga-Haszonits.
Sonmaterialoj de Szerdahelyi: http://www.ilei.info/hungario/sonmaterialoj.php. IPR 09/3 29
— pàgina 30 del PDF —
Afrikaj perspektivoj: daŭrigo kaj nova komenco
ILEI-seminario en Kinshasa Post la sukceso de la unuaj du aranĝoj de ILEI en Afriko – la seminario en 2007 kaj konferenco 2008, ambaŭ en Benino – interkonsulte kun la Afrika Komisiono de UEA kaj aliaj esperanEl la inaŭgura parolo tistaj organizaĵoj en Afriko, ILEI decidis de la rektoro de UPN daŭrigi la serion, nun en DR Kongo, por … subteni la movadon en tiu parto de Afriko. Mi havas la agrablan devon deziri al vi ĉiuj koran La seminario okazis inter la 4-a kaj 11-a bonvenon al ĉi tiu seminario de julio 2009 en Kinshasa. La gastiganto dediĉita al esperantistaj estis la Nacia Pedagogia Universitato instruistoj. Nia universitato, (franca akronimo UPN) kaj la Rektoro kaj tra ĝi nia lando, estas mem malfermis la seminarion en tiuvere honorigita per la elekto okaza solenaĵo. La ĵurnalo de ACP esti okazejo de ĉi tia tipo de (Informagentejo de Kongo) informis pri seminario inter la unuaj en la seminario per artikolo titolita “FormAfriko. ado de instruistoj de UPN en internacia … lingvo Esperanto”. Ne estas necese, ke mi Partoprenis 25 komencantoj (fakte plejprezentu al vi Esperanton. parte komencintoj), el kiuj 24 sukcesis Fakte, ĉi tiu lingvo estas en la fina testo, kaj 15 progresantoj kaj rekonita de Unesko ekde Esperanto-instruemuloj, el kiuj fine 14 2 1954. Mi volus simple ricevis la atestilon de Flugiloj . Instruis rememorigi ĉi tie, ke Radojica Petrović el ILEI kaj Xosé Esperanto entenas la ideon Conde el la teamo de Flugiloj de de ESPERO liberigitan de malfacila vento. Krom la prilingvaj kaj ajna religia aŭ politika metodikaj lecionoj kaj ekzercoj, la konotacio. partoprenantoj ĝuis muzikajn paŭzojn, Elfrancigis R. Petrović kiujn muzikgrupo de kelkaj seminarianoj plenumis per Esperantaj kantoj, rave spicitaj per Afrikaj sonoj, ritmoj kaj sentoj, kiujn la ceteraj 2
Flugiloj de malfacila vento, komuna projekto de ILEI kaj E@I por enkonduka metodika trejnado al junaj E-instruemuloj
IPR 09/3 30
— pàgina 31 del PDF —
akceptis kaj akompanis kante kaj dance. Provlecionoj de la instruemaj progresantoj ne nur donis al ili la okazon elprovi sian instrulerton, sed ankaŭ ebligis al la seminarigvidantoj kompari la tradiciajn lingvoinstruajn alirojn en Afriko kun tiuj, kiujn proponas Flugiloj de malfacila vento. El impresoj de partoprenintoj Dum tiu ĉi seminario mi lernis multe kaj ĝi estis por mi granda okazo por perfektiĝi en la internacia lingvo. La amika etoso inter partoprenantoj, kaj inter la gvidantoj kaj la partoprenantoj estis vere varma kaj frata. Post la seminario, mi deziras, ke ni gardu kontakton. Honoré Tandu Bokolo Mi havas bonajn impresojn post ĉi tiu seminario. Mi lernis la manieron vivi kune, la manieron por instrui kaj lerni Esperanton, do tre interese. Mi pensas, ke ĉi tio ne estas lasta seminario, mi deziras aliajn. Liliane Kandolo Matshakunde La lastan tagon de la seminario mi ploretis sciante, ke ni ne plu vivos ĉi tian tempon kiam ni jam alkutimiĝis inter ni. Mi do pensas, ke ĉi tia aktivaĵo devus okazi ĉiujare kaj tiamaniere ni ankoraŭ pli bone kaj korekte uzos la lingvon. Vivu ILEI kaj vivu Esperanto! Junior Ngangu Bakidila
La seminario ne nur plialtigis la lingvajn kaj metodikajn konojn de la partoprenantoj, sed ankaŭ ebligis pli bone kompreni la Esperantodidaktikajn problemojn kaj bezonojn en DR Kongo. Instruistoj tie laboras sub tre malfacilaj kondiĉoj materiaj kaj teknikaj, sen sufiĉaj legmaterialoj, ĉefe laŭ malnovaj lingvoinstruaj metodoj. Ilia plurlingveco (denaska loka lingvo depende de la naskiĝloko, plus unu aŭ kelkaj aliaj lokaj lingvoj depende de loĝloko kaj dumviva migrado, plus la franca kiel deviga ekde la unua klaso de la baza lernejo kaj oficiala ŝtata lingvo) havas kaj lernfaciligan kaj interfere bremsan efikon al akirado de E-o. Oni petas kaj esperas novajn ILEIseminariojn en DR Kongo kaj alitipan helpon por akceli la solvadon de tiuj problemoj kaj plisukcesigi utiligadon de la ekzistantaj ŝancoj. La Rektoro de UPN akceptis delegitaron de ILEI kaj principe aprobis, ke en UPN estu organizata formado de E-pedagogoj, des pli se tio helpus venig al UPN el eksterlando mankajn instruistojn pri informadikaj kaj matematikaj
IPR 09/3 31
— pàgina 32 del PDF —
fakoj, kiuj samtempe prizorgus E-fakon. Nun estas grava tasko por ILEI fari projekton kaj konkretajn paŝojn por realigi tion. La unuaj diskutoj okazis enkadre de la universitatagada sesio dum la konferenco en Krakovo kaj pluan prizorgon transprenas kunlabore la estraranoj pri universitata agado kaj pri edukprojektoj. Tio celtrafe motivigas novajn investojn en la Afrikan agadon kaj serĉadon de investfontoj ĉe fondaĵoj kiuj subtenas edukajn, kulturajn kaj evoluajn projektojn en Afriko kaj interkulturan interŝanĝon kun Afriko. El pluraj interparoloj dum kaj ĉirkaŭ la seminario ni konkludis, ke multaj homoj en DR Kongo lernis Esperanton kaj ankoraŭ lernas jene aŭ alimaniere aŭ ŝatus lerni, sed malmultaj restas en la movado. Multaj el ili foriras pro neeblo kontentigi siajn materiajn kaj vivbezonajn interesojn per Esperanto. Ŝajne estis multe da misuzoj, ĵaluzoj kaj skismoj pro la mono ricevita el Eŭropo diverskanale, donita subtene al Esperanto sed ne ĉiam tiel uzita. Plia investado en Afrikan Esperantujon devas esti pli atente planata, kunordigata kaj kontrolata, kun plena partopreno kaj kunrespondeco de niaj kolegoj el Afriko por la planado, plenumado de la planoj kaj utiligado de subvencioj. Konklude, la agado de ILEI en Afriko bone daŭras, sed la ĵusa seminario en Kinshasa ankaŭ malfermas novajn perspektivojn de kunlaboro kun universitatoj kaj aliaj neesperantistaj institucioj, plu esplorindajn kaj uzindajn por la tuta Afrika Esperantujo. Radojica PETROVIĆ
TAGO DE LA LERNEJO DUM UK La Tago de la Lernejo okazis mardon, la 28-an de julio, en la salonoj Brozović kaj Lapenna inter la horoj 9 – 15 havante la ĉi-jaran temon: Novaj lernteknologioj kaj Esperanto. Malfermis la programon s-ro Mihai TRIFOI, la organizanto kaj gvidanto de tiu kongresero. Per kelkaj enkondukaj vortoj li anoncis la strukturon de la TdL-programo kun ĝiaj tri partoj: I. Enkonduka parto (9.00-9.25); II. Unua serio de prelegoj (9.25-12.45); III. Dua serio de prelegoj (13.00-15.00), kaj petis la prezentontojn respekti la rezervitan tempon.
IPR 09/3 32
— pàgina 33 del PDF —
Sekvis la Enkonduka parto, la salutoj fare de: D-ro Duncan CHARTERS, nova vicprezidanto de ILEI, S-ino Claude NOURMONT, vicprezidanto de UEA kaj UEA-observanto ĉe ILEI, S-ino Magdalena TATARA, nome de la pola ILEI-Sekcio, kiu faris ankaǔ mallongan prezenton pri la eduksistemo en Pollando. Dum la Unua serio de prelegoj la ĉeestanta publiko havis la plezuron aŭskulti kelkajn el inter la plej famaj kaj spertaj esperantistoj : – D-ro Humphrey TONKIN el Usono prelegis pri „Universitataj studoj pri Esperanto en teknike kunligita mondo”; – D-ro Renato CORSETTI el Italujo prezentis la prelegon: „Bonaj radikoj por bona lernolibro, utiligante la novajn komputilajn eblojn”; – D-ro hab. Ilona KOUTNY el Pollando: „Novaj direktoj en la formado de E-instruistoj”; – D-ro Maŭro LA TORRE el Italujo: „Lingva lernado kaj teksto-statistiko”; – S-ino Lucille HARMON el Usono: „Kiel ni povas uzi la reton por reklami Esperanton kaj helpi al la instruado de Esperanto”; – D-ro Duncan CHARTERS el Usono: „Nova teknologio por instruado de Esperanto kaj per Esperanto”; – S-ro Tomaž LONGYKA el Slovenujo: „La Zagreba lernolibro por komencantoj – analizo bazita sur personaj spertoj”; – S-ino Irena SZANSER el Pollando (prezentita de Nina DANILJUK): „Parolgenerilo – semantika lingva modelo por krea instruo de la lingvo”; – S-ino Zsófia KÓRÓDY, ILEI-estrarano pri instrukapabligado kaj edukaj centroj, Germanio: „Ne nur virtuala amikeco: Comenius-projekto kaj ĝemelurbaj kontaktoj de lernejoj en Herzberg”. Dum la Dua serio de prelegoj (13.00 – 15.00) okazis aliaj tre interesaj prezentoj: – S-ro Ed BORSBOOM el Nederlando: „La Cseh-metodo estas tre vivanta”; – D-ro Seán Ó RIAIN, irlanda diplomato, Bruselo: „La ekonomia krizo kaj lingvolernado: ĉu oportuno / ŝanco por Esperanto?”; – S-ino Marija MAJERCZAK el Pollando: „Perreta partopreno en E-kursoj de Jagelona Universitato – informo, materialo-specimenoj”; – S-ino Angela TELLIER el Britujo (prezentita de Tim MORLEY): „Lingvolanĉilo / Teknolanĉilo”; – S-ro Stano MARČEK el Slovakio : „Esperanto per rekta metodo / Lerniloj kaj didaktikaj materialoj de Stano Marček”; IPR 09/3 33
— pàgina 34 del PDF —
– Prof. Julián HERNÁNDEZ ANGULO el Kubo: „Survoje al pli efika lingvokompetento pere de modernaj lerniloj”. Post la lasta prelego, s-ro Mihai TRIFOI kaj Duncan CHARTERS dankis al la ĉeestantoj por partopreno kaj fermis la TdL-programon. Entute prezentis siajn spertojn, ideojn, produktojn aǔ sugestojn 15 prelegantoj el 10 landoj. Vizitis la salonon dum la Tago de la Lernejo preskaŭ 100 esperantistoj. Gvidis la programon: Mihai TRIFOI, Jennifer BISHOP kaj Maǔro LA TORRE. Protokolis: Luigia OBERRAUCH MADELLA kaj Anna Maria COLACICCHI. Raportis: Mihai TRIFOI (Lerneja Komisiono de ILEI) kaj Duncan CHARTERS (vicpr.)
Formoj de aktivigado de lernantoj dum didaktika procezo de Maciej KLAKLA, Pedagogia Universitato, Kraków, Pollando 1. Enkondukaj rimarkoj Precizigitaj dum jarcentoj ĝeneralaj principoj de edukado (kiel ekzemple: pligrandigado de malfacilaĵoj, kunigado de teorio kun praktiko, ĉu scienceco) plenumas fundamentan rolon ankaŭ nuntempe kaj malgraŭ provoj de ties modifoj aŭ kompletigoj, formas nekontesteblan elirpunkton dum efektivigado de la diversaj konceptoj de edukado. Tio koncernas ankaŭ la instruadon de matematiko. En tiu sfero de la instruado tamen unu el tiuj principoj, nome la principo de la konscia kaj aktiva agado de lernanto en la procezo de instruado, plenumas specialan rolon, donante al lernanto la pozicion de subjekto dum diversaj didaktikaj penadoj. Anna Zofia KRYGOWSKA (mondfama pola didaktikistino pri matematiko) suprenlevis tiun ĉi principon ĝis la ĉefa, la plej grava en la instruado de matematiko. Aplikado de tiu ĉi principo emfazas la rolon de la instruistoorganizanto de la procezo de lernado. Direktado de tiuspeca edukado postulas konon de la sinsekvo de lernadprocezoj kun profunda kompreno de la karakterizaĵoj de la lerno-
IPR 09/3 34
— pàgina 35 del PDF —
bjekto kaj de la celoj de ties instruado. Interalie nepra estas trovo de motivoj konvenaj al la aĝo kaj intelekta nivelo de lernantoj kaj ties influo al preparo de projektataj didaktikaj okupoj. Parolante pri la aktivigado de lernantoj, ni pensas kompreneble pri ilia aktivigado intelekta. Dum la edukado de plenaĝuloj, kiuj prenas sur sin la taskon de lernado, sufiĉan motivigon donas la konscienca decido altigi la posedatajn kvalifikojn, kaǔzita pro eksteraj cirkonstancoj (ekz. emo ŝanĝi laborlokon por akiri pli bonajn kondiĉojn aǔ pli leĝeran laboron). Se temas pri infanoj, ne posedantaj klaran konscion de bezono de sia disvolviĝo, trovo de aliaj motivoj krom intelektaj estas tre grava. En la instruado de ĉiu lernobjekto, valora estas la realigado de ne nur edukaj celoj por ĝi specifaj, sed realigado de celoj ligitaj al la disvolvado de intelektaj agoj kaj reagoj, kiuj povas esti formataj en lernobjekta instruado, kaj aplikataj en aliaj vivsituacioj, danke al supozebla transfero. Al tiuj celoj de instruado apartenas interalie formado de aktiva sinteno rilate al aperantaj problemoj, disvolvado de kapablo labori en grupo kunlaboranta aǔ konkuranta, formado de kapablo diskuti, disvolvado de scipovo legi kun kompreno kaj interkompreniĝi (en tio prezenti sian opinion al grupanoj). 2. Metodo de spertuloj – priskribo kaj analizo Unu el la efikaj formoj de la akitivigado de lernantoj dum la procezo de lernado estas la t.n. „metodo de spertuloj”, permesanta realigi karakterizajn celojn de instruado, paralele kun la stimulado de sintenoj kaj intelektaj agoj, gravaj por efika funkciado de la homo en la nuntempa demokratia socio. Por mallonge priskribi tiun ĉi formon de aktivigado de lernantoj, ni supozu, ke dum la lernejaj okupoj ili devas trovi solvojn de sendependaj problemoj. Ni priskribos tiun ĉi formon de la organizado de okupoj, turnante specialan atenton al: – procezoj de komunikado dum tiuj okupoj, – realigado de la principo: plenumu la taskon, klarigu kaj priskribu ĝin. Tiu ĉi lasta principo koncernas jenajn tri situaciojn, en kiuj la lernanto povas sin trovi: situacio, en kiu lernanto mem atakas kaj solvas la problemon,
IPR 09/3 35
— pàgina 36 del PDF —
situacio, en kiu lernanto devas klarigi al aliaj personoj kiamaniere li/ŝi trovis la solvon, aǔ ĉiĉeroni en procezo de serĉado de problemsolvo, situacio, en kiu lernanto devas prezenti koncize redaktitan solvon de la problemo. Por fiksi nian atenton, ni supozu, ke ni realigos okupojn, dum kiuj oni devos plenumi kelkajn, sendependajn taskojn – problemojn (ekz. kvar – tiun nombron mi fiksos en la sube prezentata priskribo). Depende de la lernobjekto ĉi tiuj problemoj povus aspekti diverse: se temas pri matematiko – tio povus esti kvar problemaj taskoj por lernantoj, en la kazo de historio oni atendus la analizon de la agado de kvar elstaraj personoj, en la kazo de la pola lingvo – lingvan analizon de kvar fragmentoj de literaturaj verkoj, en la kazo de fiziko oni postulus la preparon kaj efektivigon de kvar eksperimentoj. Ni priparolu unue la plej simplan varianton, kiam la problemoj por solvo estas relative simplaj kaj trovo de la solvoj ne bezonas pli ol 15 minutojn. La okupojn ni dividu en kelkajn etapojn. Etapo I (informa) En tiu etapo la instruisto montras al la lernantoj la planon de la leciono, dispartigas ilin en kvar grupojn (numeritajn I, II, III, IV), informante, ke en ĉiu grupo oni devos trovi la solvon de ricevota problemo, sed ne nur tion. La instruisto eksplikas, ke ĉiu lernanto ne nur devos koni la solvon, sed devos pretiĝi por esti spertulo pri tiu problemo en la dua etapo, por anoj de aliaj grupoj. La rolo de spertulo en tiu dua etapo estos: klarigo – se necesos – de detalaĵoj kaj duboj, koncernantaj la problemsolvon, kaj ankaǔ taǔga ekspliko – en la kazo, kiam la aliuloj mem ne trovos la solvon – de indikoj faciligantaj al la anoj de la ceteraj grupoj memstaran trovon de la solvo. La instruisto disdonas antaǔe elektitajn kvar problemojn P I, P II, P III, P IV por ĉiu el la kvar grupoj. La lernantoj komencas la laboron. Tiu unua etapo devas daǔri ĉirkaǔ 5 minutojn. Etapo II (de serĉado) Por tiu etapo ni dediĉu ĉirkaǔ 15 minutojn. Dum tiu tempo la lernantoj en ĉiu grupo serĉas la solvon de la ricevita problemo. La instruisto observas ilian laboron, donante – se necesas – koncernajn indikojn. Enŝoviĝo de la instruisto povas esti esenca por konduki lernantojn al ekkono de la problemsolvo. La rolon de la instruisto en tiu etapo ni IPR 09/3 36
— pàgina 37 del PDF —
precizigu jene: stimulado de la esplora aktiveco de lernantoj, diskreta kontrolo de la ĝusteco de proponataj solvoj kaj demandado provokanta detalajn eksplikojn kaj argumentadon fare de lernantoj. Etapo III (laboro de spertulo) Tiun etapon ni komencas dividante denove kaj alimaniere la lernantojn en grupojn. Pro tio, ke la lernantoj en la dua etapo serĉis en kvar grupoj solvojn de kvar problemoj, nun ni dividas ilin en kvar grupojn: A, B, C, D (se ili estus serĉintaj solvojn de ses problemoj, ni dividus ilin en ses grupojn). Ni zorgas pri tio, ke en ĉiu nova grupo troviĝu almenaǔ unu lernanto de la grupo I, kiu en la dua etapo iĝis spertulo pri la unua problemo, almenaǔ unu de la grupo II, kiu en la dua etapo iĝis spertulo pri la dua problemo, almenaǔ unu de la grupo III – spertulo pri la tria problemo kaj almenaǔ unu de la grupo IV – spertulo pri la kvara problemo. Tiamaniere en ĉiuj kvar novaj grupoj A, B, C, D estas spertuloj pri ĉiu problemo solvita en la antaǔa etapo. Nun la lernantoj de ĉiuj grupoj A, B, C, D devas solvi ĉiun de la kvar problemoj. Por tio ili havas nur 20 minutojn, sed ili povas – se tio necesos – peti la helpon de spertuloj kaj postuli ricevon de sufiĉaj klarigoj. La instruisto, kiel antaǔe, observas la laboron de la lernantoj en grupoj, ekzamenante interalie, ĉu la spertuloj bone plenumas sian rolon. Etapo IV (prezentado) Dum tiu etapo lernantoj prezentas la solvojn de la problemoj antaǔ la tuta klaso. Por la prezentado la instruisto indikas po unu lernanton de ĉiu grupo, sed tiel, ke la lernanto kiu prezentos la problemsolvon ne estu spertulo pri tiu problemo. Kiam la taskoj, kiujn devos plenumi la lernantoj, ne postulas multan tempon, la prezentado povas iĝi la lasta parto de la leciono. Tiu plej simpla varianto, ebla por efektivigo dum unuhora leciono, estas konvena por la klasoj I, II, III, kiam la taskoj – problemoj por lernantoj ne estas tro malfacilaj kaj penigaj, kaj la prezentado por la tuta klaso povas okazi dum la sama leciono. En la klasoj por pli aĝaj lernantoj kaj en klerigado de plenaĝuloj, kiam la taskoj – problemoj por studantoj estas pli malfacilaj, valoras prilabori la varianton kun asistantoj. Tiucele (unu semajnon antaǔ la planitaj okupoj) oni elektas inter la lernantoj kelkajn personojn tiel nomatajn asistantojn (tiom da ili, kiom da problemoj ni proponos). Ili atingis antaǔe bonajn rezultojn dum lernado, precipe memstara. La IPR 09/3 37
— pàgina 38 del PDF —
instruisto montras al ili problemojn P I, P II, P III, P IV kaj, laborante kun ili individue, direktas la procezon de la problemsolvado. Dum la lasta semajno antaǔ la planata leciono ili estus devintaj solvi ĉiujn kvar problemojn kaj pridiskuti la solvojn kun la instruisto. Kiam dum la leciono kun la tuta klaso komenciĝas la dua etapo, la asistantoj aliĝas al la koncernaj grupoj plenumante tie la rolon de la instruisto, la rolon priskribitan supre. En la sama tempo la instruisto havas la okazon observi kaj la lernantojn laborantajn en la grupoj kaj la asistantojn, gvidantajn la laboron de la lernantoj en la grupoj. Dum la tria etapo asistantoj helpas al la instruisto organizi novajn grupojn kaj observas la laboron de lernantoj – spertuloj en la grupoj. Oni povas tion profite uzi por organizi konkuradon kaj ekz. elekton de la plej bona spertulo aǔ sisteman pritaksadon de la laboro de spertuloj. En la lasta etapo spertuloj povas ankaǔ plenumi la funkcion de ĵurio kiu taksas la preparon de la prezentadoj. Ni analizu nun la procezon kaj organizadon de la supre proponitaj okupoj el la vidpunkto de la premisiitaj celoj de la edukado. Antaǔ ĉio ni substreku, ke dum la okupoj ĉiu lernanto, kiu proponas sin por solvi problemon, renkontiĝas trifoje, ĉiam en alia situacio. En la dua etapo li serĉas la solvon. En la etapo tria, la tasko de la lernanto estas: klarigi al alia persono solvon de unu el la problemoj kaj kompreni aliajn problemojn, danke al la eksplikoj de ceteraj lernantoj. En la kvara etapo la lernanto „ricevas” la prezentadon de problemsolvoj aǔ prezentas trovitan solvon. En la unua etapo okazas informtransmisio de instruisto al lernanto. Tia situacio ofte regas dum la instruado, speciale dum la instruado tradicia. Instruisto estas tiam la fonto kaj “relajso” de informoj. Lia komunikaĵo, bazita sur propra vivsperto kaj la faklingvo, kiun li uzas, devas atingi la lernantojn, se ili ne estas misformitaj per neeviteblaj en tia situacio perturboj, kaj se la lernantoj deziras percepti. Malgraǔ tio ĝi povas esti nekomprenebla por la lernantoj, ĉar iliaj vivspertoj kaj la lingvo, kiun ili uzas, esence diferencas de la lingvo kaj vivspertoj de la instruisto. Se ni tamen dezirus, ke la parolturnoj de la instruisto estu modelo por la lernantoj, li ne limigu sian „faklingvon” al la nivelo de la lernantoj. Tiu skemo de la komuniko de informoj ne favoras ekeston de rekuplo inter ekspedanto kaj adresato – la lernantoj estas neaktivaj ricevantoj de la informoj, kaj eĉ se ili povas demandi (kaj tio ne estas facila en la ĉeesto de la tuta klaso, ĉar ĝi malkaŝus ilian nescion), ja nur en limigita grado, sen espero ricevi porindividuajn respondojn. IPR 09/3 38
— pàgina 39 del PDF —
En la dua etapo la situacio de la komunikado ŝanĝiĝas. La lernantoj, serĉante la problemsolvon, diskutas en malgrandaj grupoj. Ili uzas sian lingvon kaj alvokas siajn kompareblajn vivspertojn, kaj interveno de la instruisto, se necesas, pli facile estas akceptata kaj komprenata. Nun estas pli bona okazo sin turni al la instruisto kun individuaj demandoj, kiuj plifaciligas la plenumon de la tasko de la unua etapo – fariĝi spertulo de la solvata problemo. La tria etapo laǔ vidpunkto de komunikado similas al la antaǔa, sed ĉiu lernanto devas, en la kazo de bezono, prezenti sian opinion antaǔ la tuta grupo, en la rolo de spertulo. Jen do estas la etapo, dum kiu oni devas klarigi efektivigitan laboron al aliaj personoj. Se inter la etapoj tria kaj kvara – dediĉita al prezentado, ekestos libera tempo por pripenso, indus serĉi certan sintezon kaj kompletigon de la laboro farita en antaǔaj etapoj. Lernantoj destinitaj al prezentado povas nun ekparoli antaǔ la tuta klaso. Tre konciza, la supre prezentita analizo de premisitaj celoj de la metodo de spertuloj, povas esti la elirpunkto por serĉado de tiuj formoj de organizado de okupoj dum la eduka procezo, kiuj helpos al ĉiuflanka intelekta aktivigado de la lernantoj. Esperantigis: Adam ŁOMNICKI
SUŜIO & SAKEO – japannoma Intrareto preparita en pola kuirejo SUŜIO kaj SAKEO estas novtipaj platformoj kreitaj en la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo en Krakovo, Pollando. Kiamaniere oni “manĝas” ilin? Jen klarigo. La pollingva akronimo SUSZI (prononco: SUŜI) signifas Reta Altlerneja Sistemo de Informadministrado de la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo en Krakovo. La sistemo konstituas interretan platformon kiu helpas la instruprocezon kaj lernejan administradon. Ĉiu rajtigita sistemuzanto (t.e. laboranto aŭ studento de la Lernejo) povas, utiligante la Interreton, tuj enrigardi en informojn lin koncernantajn. La donitaĵoj estas atingeblaj pere de TTT-legilo. Oni povas aliri la sistemon ne nur pere de la komputiloj instalitaj en la Lernejo, sed ankaŭ el sia laborejo kaj hejmo. Alivorte, ĝi estas platformo alirebla el ajna komputilo enmonde konektita al la Tut-Tera Teksaĵo kaj el ajna WAP-hava poŝtelefono!
IPR 09/3 39
— pàgina 40 del PDF —
La ebloj de la sistemo estas grandegaj. Ĝi estas la ĉefa kaj fidinda fonto de informoj liverataj al ni, studentoj, fare de la Lernejo. Per SUŜIO ni povas aranĝi ĉion, ekz. sciiĝi pri la ricevitaj notoj, prezenti petskribon, trovi la studhoraron, planon de la ekzamenperiodo, priskribon de la studobjektoj, aldonajn didaktikajn materialojn, informojn pri la biblioteka provizo kaj prunteprenoj (eblas rete rezervi librojn) aŭ gravajn anoncojn kaj informojn alsendatajn de la laborantoj de la Lernejo. Pere de la sistemo oni povas kontaktiĝi kun ajna instruisto, administracia laboranto aŭ grupestro. La alia sistemo — SAKE — estas e-lerna platformo. Danke al ĝi ni havas aliron al diversaj moduloj, i.a. e-lernado, enretaj testoj, enketoj, sistemo gvidi kaj enarĥivigi diplomlaboraĵojn, direktado de la aliro al la lerneja sendrata reto kaj diskutforumo. Krome ĝi estas sistemo ebliganta aliron al didaktikaj materialoj kaj sendadon de solvitaj taskoj al la instruistoj. La studentoj de la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo estas maniuloj de SUŜIO kaj SAKE kaj ne plu imagas sian vivon sen tiuj “japanaj frandaĵoj”. Ili tre faciligas nian vivon kaj komunikadon dum la studado. Michał SZLACHETKA, studento de la tria jaro
Kubo atendas vin! La urbo Matanzas Matanzas [matansas], ofte nomata Ateno de Kubo pro la frua kaj altnivela kultura kaj klera etoso, ankaŭ famas pro la plurnombraj pontoj, arkitekturo kaj muziko. Ĝi estas urbo konstruita ĉe la maro, tuj malantaŭ granda haveno situanta je 42 km okcidente de Varadero, kaj je 120 km oriente de Havano. Iama ĉefurbo de sukero kaj arto, la urbo Matanzas posedas vizitindajn lokojn kiel la teatro Sauto [saŭto], la katedralo Sankta Karlo, la Historia Muzeo kaj la parko Libertad, inter aliaj belaĵoj. Ĝi estas ideala loko por ĝui la famajn rumbojn kaj aliajn tradiciajn muzikajn ĝenrojn. Hotelo Islazul Canimao Sur deklivo rondiranta la riveron Canimar [kanimar], navigebla tra kelkaj kilometroj, oni trovas la hotelon Canimao [kanimao], ideala por ĝui kompletan feriadon meze de trankvila kaj natura medio. Ĝia proksimeco al
IPR 09/3 40
— pàgina 41 del PDF —
la bela urbo Matanzas, en la samnoma provinco, ebligas al la vizitantoj ekskursi al diversaj kulture kaj historie tre interesaj lokoj, miri pri ties arkitekturo, ĝui la belan havenon kaj promeni sur ĝiaj viglaj stratoj. Oni povas ankaŭ viziti la faman banlokon Varadero kies natura beleco igas ĝin la plej populara en Kubo. Aliaj turismejoj en la proksimeco estas la grotoj de Bellamar kaj la kabaredo Tropicana Varadero, kiu proponas neforgeseblan vesperon per unika, tipe kuba spektaklo. La hotelo Canimao disponas pri 158 komfortaj ĉambroj klimatizitaj, ĉiuj kun privataj necesejo kaj duŝo, radio kaj satelita TV, kun alekstera videblo; restoracio, kafeterio, trinkejo, nokta klubo, naĝejo, ludejo, masaĝ-ĉambro, reta servo, vendejo, monŝanĝejo, sekureca kaso centra, kunvenejo kaj parkejo. La konferenco La hotelo Canimao ludos centran rolon en la konferenco, tiel ke ĉio estos konvene lokita. ILEI ofertos pakaĵan prezon (baldaŭ anoncotan), kiu inkluzivos du manĝojn tage, la loĝigon, alvenon kaj foriron plus iujn ekskursojn. La programo havos tri esencajn fadenojn: fakan, laboran kaj distran. Ni planos la programon tiel, ke ĉiuj tri fadenoj povos en ekvilibro disvolviĝi. ILEI prenis kontakton kun UEA, por ke ilia flug-oferto inkluzivu konvenajn flugojn por konferencontoj (la datoj provizore estas julio 11-17) kaj kun la loka organiza teamo, por ke junaj instruistoj el Kubo kaj najbaraj landoj havu eblon partopreni. Unika semajno atendas vin! Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fő u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>. La nunan numeron ni sendis al la presejo 31 aŭgusto, redaktofino por la sekva numero 30 novembro 2009.
Fotoj: Titolpaĝo: Urborigardado kun Piotr Nosek; Violonistinoj en Zakopane. Interna dorskovrilo: ILEI-seminario en Kinshasa. Dorskovrilo: SzerdahelyiSimpozio en Białystok (supre: Probal Dasgupta kaj Ilona Koutny, malsupre Renato Corsetti, Mauro La Torre, Fabrizio Pennacchietti kaj Harmut Traunmüller)
IPR 09/3 41
— pàgina 42 del PDF —
Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (Prezidanto), Reza Torabi (Sekretario), Julián Hernández Angulo, Antonio Leoni de León, Oliver Mazodze, Mónika Molnár Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Julián Hernández, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikaitė, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat
Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Radojica Petrović. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; JeanPierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mirejo.mireille@gmail.com
Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B) (validaj ĝis dec 31, 2009). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al la kasisto de ILEI: Sjoerd Bosga, Tvärpilsgatan 14, SE – 723 53 Västerås, Svedio, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku vian nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
IPR 09/3 42
— pàgina 43 del PDF —
El la solena fermo de la ILEI-Seminario en Kinshasa (vd. p. 30)
Kun atestiloj kaj librodonacoj de ILEI (vd. p. 30) IPR 09/3¾43
IPR 2009/4
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Julián HERNÁNDEZ ANGULO: Por pli scienca 43ª ILEI-Konferenco en Kubo ……… 3 Renato CORSETTI: Szerdahelyi, Frank kaj Springboard […] (I.) ………………………. 4 Radojica PETROVIĈ: Esperanta pedagogio por denaskuloj (pri REF)………………… 9 Luiza CAROL: Gimnastiko por la elementa lernejo ………………………………………. 12 Ni kondolencas ( K.Wieberdink, A.Middelkoop, H.Farukuoye)………………. 14 El la landoj kaj sekcioj (BG, CN, FR, CD) …………………………………………………. 16 Augusto CASQUERO: Edukado en Ĉinio……………………………………………………… 18 Stano MARČEK: Esperanto per rekta metodo ………………………………………………. 23 Intervjuo kun Andrzej Pisowicz (Piotr NOSEK)…………………………………………….. 25 Katalin KOVÁTS: Ŝtrumpa truekzerco ………………………………………………………… 27 Pliaj motivoj por evoluigo (reago de Johano PETIK)……………………………………… 29 ILEI en la 35a Ĝenerala konferenco de UNESKO (M.ARNAUD, J-P.BOULET) ….. 31 Okazis «kuba» konferenco! (raporto de Stefan MACGILL pri la Estrarkunsido)….. 32 Kio nova por la ILEI-Konferenco en Kubo? (Duncan CHARTERS) ………………….. 36 Aliĝilo + aliĝkondiĉoj por la ILEI-Konferenco en Kubo ……………………………….. 39
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: Małgosia KOMARNICKA, adreso ĝis 15 junio 2010: E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <margareta.ilei.pollando@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53)6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Estrara komisiito por la Konferenco en Kubo: Ana MONTESINOS DE GOMIS, Britio, <anamontesinos.esper@btinternet.com>.
IPR 09/42
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino
POR PLI SCIENCA 43ª ILEI-KONFERENCO EN KUBO Instrui, helpi, esperantistigi, alproksimiĝi, ami estu agoj nemalhaveblaj dum la E-instruproceso. Nur tiel la miraklo, la celo produkti, naski bonajn esperantistojn realiĝos. Ni esperas ke la venonta ILEIKonferenco en Kubo estos momento por multe pli mediti pri la rolo de instruantoj kaj instruistoj en la nuntempa movado. Kaj instruantoj, kaj instruistoj interŝanĝu siajn spertojn en rilato kun plej efikaj strategioj, instrumetodoj, teknikoj por ke la interesitoj venintaj kaj venontaj al niaj klasĉambroj bone lernu la lingvon kaj esperantistiĝu. Oni vere konsciiĝu kiom malfacilas la arto instrui kaj pri la granda kompromiso alprenita de tiuj kiuj decidas fariĝi Einstruantoj. Temas pri tre serioza paŝo postulanta senhaltan alproksimiĝon al la esencoj, nuancoj kaj detaloj de la lingvo kaj al ties kulturo kaj historio. Ni klopodu, ke niaj estontaj konferencoj estu pli kaj pli metiejoj, kies partoprenantoj estu vere aktivaj instruantoj, kien la instruantoj portas plurajn tiklajn demandojn kaj dubojn taŭgajn por ĉiuj kaj kie la landaj sekcioj dividas la jaran atingitaĵojn kaj neatingitaĵojn surbaze de la raportoj faritaj kiel okazis antaŭ kelkaj jaroj. Mi ja memoras kiom multe ili
IPR 09/43
— pàgina 4 del PDF —
spronis kaj instigis min fari, aŭskulti la jaran instruagadon de aliaj landoj. La rilato kun universitatoj de la gastiganta lando pere de la simpozio ja iel valoras, sed ni ne serĉu, nek vidu la sciencan profilon de niaj konferencoj nur tie. Pli ol tie, la scienco de niaj konferencoj kuŝu sur la vortoj kaj opinioj de la instruantoj, informante kiel ili sukcesis kaj malsukcesis solvi plej diversajn problemojn en siaj respektivaj klasĉambroj, sur la disvastigo de la plej bonaj artikoloj aperintaj en nia oficiala organo IPR dum la jaro ktp. Bezonatas, ke la plimulto el la partoprenantoj konsciiĝu, ke temas pri la pinta scienca renkontiĝo de la E-instruantaro de la jaro. Oni profitu la fakton, ke ĝi okazos en Amerika lando por ebligi la partoprenon de kelkaj ĉi-regionaj instruantoj kun fruktodonaj rezultoj kaj kun perspektivoj estonte helpi al la evoluo de E-o en la kontinento. Amerikaj instruantoj sendube multe povos kontribui al la sukcesa okazigo de la 43ª ILEI-Konferenco en Kubo, per siaj instrustiloj kaj instrumanieroj. Ni, kubaj organizantoj, klopodos, ke niaj plej aktivaj kolegoj partoprenu por garantii la estontecon de unu el la ĉefaj celoj de nia movado. La hotelo Canimao, apud la rivero Canimar survoje al la populara kaj bela kuba strando Varadero, gastigos la konferencanojn; pro tio ni certigas, ke ne mankos kontakto pere de promenado, ekskursoj kaj alispecaj programeroj, kun la bela naturmedio ĉirkaŭanta nin. Ankaŭ ne mankos la varmo kaj gastamo de la kubanoj, kiuj klopodos, ke la partoprenantoj pasigu la plej agrablajn tagojn en sia vivo. Julián HERNÁNDEZ ANGULO, estrarano de ILEI
Szerdahelyi, Frank kaj Springboard: kion komunan ili havas? (mallongigita versio) de Renato CORSETTI (Italio) 1. Enkonduko Se ekzistis unu esperantisto, kiu ne interesiĝis pri la lernofaciliga valoro de E-o, tiu estis Zamenhof mem. Sed jam en la komencaj jardekoj de la pasinta jarcento aliaj esperantistoj komencis okupiĝi pri la ideo, ke kono de E-o faciligas la lernadon de lingvoj poste lernotaj. Kaj efektive oni
IPR 09/44
— pàgina 5 del PDF —
trovis, ke E-o estas efika por pretigi anglalingvajn infanojn al la posta studo de la franca. Similajn ideojn sekvas la nunaj esperantistoj, fronte de la malfacilo konvinki homojn lerni E-on pro ĝiaj internaj valoroj kaj pro la hom-protekta potencialo, kiun ĝi havas. Ĉi tiu artikolo pritraktas la ideojn pri la lernofaciliga valoro de E-o en la lastaj 50 jaroj kaj la aplikon de tiuj ideoj. 1. Szerdahelyi Mi renkontis Profesoron István SZERDAHELYI multajn fojojn en la 1970-aj jaroj en la medio de E-aranĝoj, ĝeneralaj aŭ de ILEI. Li estis granda fumanto, kiel mi en tiu periodo, sed ankaŭ granda konversacianto. En unu el tiuj konversacioj la temo estis pri instruado de E-o, kaj li aludis al artikolo, kiun li aperigis en la 1960-aj jaroj en franc-lingva revuo (Szerdahelyi, 1966)1. Tiu artikolo aperis poste ankaŭ en E-o (Szerdahelyi, 1970) en la nula prov-numero de IPR. Szerdahelyi, profunda konanto de la esploroj faritaj en Hungarujo kaj en la tiama Soveta Unio rilate al la problemoj de instruado de la rusa lingvo al hungaroj, en tiuj artikoloj ĝeneraligis la rezultojn de tiuj studoj kaj aplikis ilin al E-o2. Tute aparte li rimarkigis, ke eksterordinaran valoron E-o havas kiel ponto-lingvo en la okazo de X = suom-ugra3 lingvo kaj Y = hindeŭropa lingvo4. Fakte li estis komparinta la lernomaterialon de la unua lernojaro de pluraj fremdaj lingvoj kun E-o kaj kun la hungara lingvo en la sinsekvo hungara – Esperanto – lingvo hindeŭropa – kaj li estis alveninta al la ĉi-sekvaj procentaĵoj, kiuj montras kiom E-o faciligas la lernadon de unu el la lingvoj franca, angla, germana, rusa, se ili estas instruataj post E-o: hungara – Esperanto – franca 50% angla 40% germana 30% rusa 25% 1
Fakte tiu artikolo estis traduko de prelego, kiun li estis farinta en E-o la 21-an de julio 1965-a en Graz (AT), okaze de Internacia Studsemajno organizita de ILEI. 2 Szerdahelyi pritraktas ĉi tiujn studojn kaj ĝenerale la problemaron de instruado de fremdaj lingvoj al hungaroj en Szerdahelyi (1975). 3 Suom-ugra lingvo estas mia versio de tio, kion en la angla oni nomas Finno-ugric language kaj en Esperanto ofte finno-ugra lingvo. 4 Szerdahelyi uzas la literojn X kaj Y por indiki respektive la gepatran lingvon kaj la fremdan lernendan lingvon. Nuntempe oni preferas paroli pri L1 kaj L2.
IPR 09/45
— pàgina 6 del PDF —
Tre pli malcerta estis lia ideo pri la lernofaciliga valoro de E-o inter hind-eŭropaj lingvoj kaj tute aparte inter «proksimaj» hind-eŭropaj lingvoj. Tia lernofaciliga valoro laŭ li ekzistas, sed li asertas tion nur kiel ĝeneralan principon sen iu ajn provo mezuri ĝin aŭ trovi procentaĵojn. Nature, ĉar li laboris en Hungarujo, li ĉefe atentis la problemojn de nehind-eŭropanoj, kiuj devas lerni lingvon hind-eŭropan. Ĉi tiu, cetere, ŝajnis al li la vera problemo ankaŭ je monda nivelo, ĉar laŭ li en 90 elcentoj de la situacioj, en kiuj oni lernas fremdan lingvon, temas pri hind-eŭropa lingvo (angla, franca, germana, rusa, itala, hispana). Ĉi tiuj ideoj de Szerdahelyi estis abunde mislegitaj en la E-movado, kie komencis cirkuli opinioj, ke laŭ eksperimento farita en Budapeŝto E-o, ŝparigas 50% de la tempo bezonata por lerni la francan kaj 40% de la tempo bezonata por lerni la anglan, ktp. Ne temas pri eksperimento, sed pri praktika komparo de la lernounuoj en la lernolibroj por la unua jaro de lernado de la fremda lingvo. Kaj tiuj procentaĵoj rilatas nur al lernantoj, kies gepatra lingvo estas la hungara. Mi ne komprenas, kiel tio povis okazi. Evidente temis pri deziro, kiu gvidis la interpreton. Mi citu nur unu fonton pri tiu misideo pri Szerdahelyi kaj lernofaciliga efiko de E-o. Temas pri Frank (1992:17). Efektive la ideoj de Szerdahelyi estis pli nuancoriĉaj. Szerdahelyi mem ja gvidis eksperimentojn, eĉ plurnaciajn, sed ili celis esplori multajn faktorojn rilate al la lernado de E-o, ekzemple la lernofacilecon de E-o kaj ne nur ĝian lernofaciligan valoron. La plej konata estas la kvinlanda eksperimento de ILEI. Vidu pri tio en Sonnabend (1979). Eksperimentoj pri la lernofaciliga valoro de E-o jes okazis tra la tuta pasinta jarcento, sed kiel ni vidos en la posta sekcio, la rezultoj estas tute malsamaj ol la procentaĵoj prezentitaj de Szerdahelyi por hungarlingvaj infanoj. Ĝenerale oni povas diri, ke oni estas tre malproksima de tiuj procentaĵoj, se entute oni povas havi ciferan rezulton.
2. Eksperimentoj laŭ la sinsekvo indikita de Szerdahelyi: L1 – E-o – L2 Pluraj eksperimentoj estis faritaj ankaŭ pri lernantoj de triaj lingvoj, kies dua lernata lingvo estas E-o. La unuaj konsideroj pri la lernofaciliga valoro de E-o estas tre antikvaj, en 1908 fare de unu el la unuaj verkistoj en E-o, Antoni
IPR 09/46
— pàgina 7 del PDF —
GRABOWSKI5. Fakte en la jaroj 1908–1914 Grabowski respondecis pri la unuaj E-kursoj en kelkaj lernejoj en Varsovio. En artikolo verkita en 1908, li priskribis la ecojn de E-o por enkonduki al la studo de la franca kaj de la latina, kio ŝajnis tre stranga al la tiutempa publiko. Post tiuj unuaj observoj estis multaj praktikaj eksperimentoj ĝuste pri ĉi tiu temo. Por doni ideon pri la multeco de la eksperimentoj sekvas listo nekompleta de ili, pri kiuj ekzistas bona dokumentado: – Girls’ Middle School en Bishop Auckland (Britujo) – Bishop’s Elementary School, Auckland (Nov-Zelando) – Wellesley College, Department of Psychology (Massachusetts, Usono) – Columbia University, Novjorko (Usono) – Public High School en Novjorko (Usono) – Provincial Grammar School en Sheffield (Britujo) – Egerton Park School, Denton (Manchester, Britujo) – Middle School en Somero (Finnlando) – Internacia Pedagogia Eksperimento de ILEI en kelkaj eŭropaj landoj – Lingva Orientado, Paderborn (Germanujo) – Eksperimentoj en italaj elementaj lernejoj – EKPAROLI (Melbourne, Aŭstralio) – Springboard to languages (Britujo) Ĉi tiuj estas nur parto de la eksperimentoj. Aliaj estas troveblaj en Corsetti kaj La Torre (1993) aŭ en Corsetti kaj La Torre (1995). Oni povas havi dubojn pri la rezultoj de tiuj eksperimentoj, sed ili ĉiuj indikas al tio, ke lernado de tria lingvo fare de lernintoj de E-o estas pli sukcesa. Oni povas havi dubojn pri la scienca kontrolo de kelkaj el ili, sed certe ne pri, ekzemple, la lastatempa en Aŭstralio, kontrolita de la Universitato Monash. Bedaŭrinde en ĉi tiu okazo la eksperimento estis interrompita, kaj ni havas nur la indikojn el la intervjuoj kun la tre entuziasmaj lernantoj pri la plezuro lerni E-on. Sen ebla dubo el la scienca vidpunkto ŝajnas al mi almenaŭ la rezultoj de la eksperimento farita en Britujo en la Provincial Grammar School en Sheffield kaj kontrolita de J. H. HALLORAN, Universitato de Sheffield6, kies konkludoj estas inter la plej sobraj. La eksperimento daŭris 4 jarojn, fine de la 40-aj kaj komence de la 50-aj jaroj. La lingvoj estis la 5
http://en.wikipedia.org/wiki/Antoni\_Grabowski Halloran, 1952.
6
IPR 09/47
— pàgina 8 del PDF —
angla, L1 de ĉiuj lernantoj, E-o kaj la franca, tria lingvo por la eksperimenta grupo kaj dua lingvo por la kontrol-grupo. La eksperimenta grupo studis Eon dum unu jaro, dum la kontrol-grupo rekte komencis studi la francan. Ekde la dua jaro E-o estis forlasita kaj la eksperimenta grupo transiris al studado de la franca. La esploroj faritaj de Halloran fine de la kvar jaroj montris plurajn aferojn, sed tio, kio plej interesas nin en ĉi tiu kunteksto estas la jena: “1. En la kazo de malpli inteligentaj lernantoj, tiuj, kiuj dediĉis la unuan jaron al Esperanto, konis la francan pli bone (laŭ mezuroj faritaj per 11 malsamaj testoj) je la fino de 4 jaroj, ne dediĉante al la franca pli da tempo dum la postaj 3 jaroj”7. Ŝajnas al mi, kiel esploranto pri ĉi tiuj fenomenoj, ne eble ne akcepti almenaŭ ĉi tiujn konkludojn, kiuj simple rezultas el la fakto, ke E-o estas lingvo kiel ĉiuj aliaj, sed kun pli travidebla gramatika strukturo, kiu ebligas al lernantoj mem pripensi pri la funkciado de lingvoj inkluzive de la propra. Multaj duboj estis daŭre esprimitaj de mi mem pri tio, ke neniu reprenis la komencan sugeston de Szerdahelyi pri la neceso konsideri la lingvojn unuan kaj trian, kaj surbaze de ilia «proksimeco» inter si kaj kun Esperanto testi la efikon de Esperanto al la lernado de la tria lingvo fare de parolanto de difinita unua lingvo. Alivorte, se Esperanto helpas hungaran infanon lerni la francan, tio ne signifas ion pri la helpo de Esperanto al pola infano, kiu devas lerni la rusan. Kompreneble la lernado de Esperanto havas iun pli ĝeneralan efikon. Lerninte facilan lingvon, la lernanto estas pli entuziasma alfronti la lernadon de nova lingvo. Tio validas por ĉiuj lingvoj. Krome, kaj aparte por Esperanto, la facila strukturo de la lingvo ebligas kompreni rapide kelkajn bazajn lingvajn fenomenojn kaj helpas akiri pli grandan prilingvan konscion. (daŭrigota)8 7
En la originalo: 1. In the case of the less intelligent pupils, those who had devoted the first year’s language study to Esperanto did better in French (as measured by eleven different kinds of tests), at the end of four years, without spending any extra time on French in the three years. 8
La bibliografio kaj la originala prelego troveblas ĉe www.ilei.info/pdf/Corsetti\_SzI.pdf
IPR 09/48
— pàgina 9 del PDF —
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj
Esperanta pedagogio por denaskuloj de Radojica PETROVIĆ (Serbio) Okdeko da esperantistoj – El raporto de S. MacGill denaskuloj aĝaj inter 6 monatojn kaj 17 jarojn kaj iliaj gepatroj kaj Gepatroj kiuj konscie edukis siajn geavoj, el dekkvino da landoj de infanojn du- au tri-lingve evidente tri kontinentoj (Eŭropo, Latin(vole-nevole) okupiĝas pri Ameriko kaj Azia parto de Rusio) instruado – do inter REF kaj ILEI – kolektiĝis komence de aŭgusto kuŝas komunaj interesoj. Dum en la bieno Katai9 apud la vilaĝo kelkaj tagoj partoprenis en la Mali Idjoš10 (hungare Kishegyes), aranĝo la pasinta kaj la nova en la norda Serbia provinco prezidantoj de ILEI (Radojica Vojvodina) por la 31-a REF Petrović kaj Stefan MacGill). Do, (Renkontiĝo de Esperantistaj nesurprize, ke okazis programeroj Familioj), por ĝui kaj praktiki la pri tio. Radojica prezentis lumbilde senperan komunikadon per la la atingojn de universitata ILEIkomuna lingvo tra ludoj, eksseminario en Kinŝaso, DR Kongo, kursoj, surloke inventitaj konkaj Stefan prezentis la novan kursoj kaj aliaj aktivaĵoj de la 12estraron, celojn, planojn, revuon taga kunvivado. Malfacilas difini kaj retejon de ILEI, kune kun precize la nombron de landoj el informoj pri la sekva konferenco en kiuj ili venis, ĉar, ekzemple, kiel Kubo kaj la oferto de Juna amiko, kalkuli la familion en kiu la kiu tre precize pretigas erojn kun patrino estas japan-armendevena valoro por denaskaj esperantistoj. britino kaj la patro germano, Tiun tuton evidente necesis iel loĝantaj en Francujo kaj labodolĉigi, kaj tio okazis per la aldono rantaj en Svisujo? de skeĉoj. La vilaĝa medio de la renkontiĝo havigis senperan kontakton kun la naturo kaj malferman terenon por infanaj ludoj kaj imagopovo. Rajdado sur ĉevalo kaj azeno, observado de kortbirdoj kaj brutaro, veturado per ĉevalĉaro, serĉado de fantomdomo inter maizkampoj, fragmitejoj kaj 9
http://www.kataitanya.co.rs/index.php http://www.kishegyes.rs/esperanto/informoj.html
10
IPR 09/49
— pàgina 10 del PDF —
boskoj, improvizoj sur lignaj El impresoj de Nikola Markarian instalaĵoj en subĉiela ludejo de la bieno, manlaboroj (figuroj el Krome ankaŭ belis vesperaj rakontoj pajlo kaj maizoŝelo, sakoj el kie ĉiu infano mem povis kontribui ŝaflano aŭ ledo, globetovoj el proprajn ideojn dum gvidata rubaĵo, domoj el kartono, rakontado. Ili decidis kiel la rakonto konkursaj paperaviadiloj), binomiĝu, kiu aperu en ĝi kaj kion ili vakfajro kun maizrostado, faru. Ili ŝajne tre ĝuis tiun grimpado sur pajlostakon kaj kreativecstimulan manieron mem krei konstruado de domo el pajlo kaj evoluigi rakontojn. aldonis neforviŝeblajn vivospertojn en la memortrezorojn Por mi, la plej bela momento de ĉi tiu akiratajn pere de E-o. Vasta REF koncernis mian 4-jaraĝan filon ligna, subtegmenta sed senkiu ĝis nun ne kredis sin kapabla mura, amfiteatreca programejo paroli Esperanton, kvankam li pasive kun sendrata retaliro estis plaĉa tute bone komprenas la lingvon. Je la okazejo de granda parto de la komenco de REF li tute enamiĝis al programo. La kvar manĝoj tage eta urugvajanino. Kvankam ŝi estis plaĉis al ĉiuj per sia diverseco ege ĉarma, ni iom timis, ke tiu rilato kaj bongusto, kvankam eĉ detruos la E-paroligan efikon de REF, mildigita hungareca gusto ŝajĉar ili ambaŭ regas la francan. Feliĉe nis iom tro forta por kelkaj li poste ankaŭ amikiĝis kun kroataj okcident- kaj nord-eŭropanoj kaj hungaraj geknaboj kun kiuj li kun aliaj manĝokutimoj. povis komuniki nur Esperante. Mi La ĉeforganizantoj – familio tiom ĝojis kiam, post ĉirkaŭ 10 tagoj Csıke el Mali Idjoŝ – meritas da REF, mi aŭdis lin tute flue kaj senrezervajn laŭdojn kaj klare klarigi esperantlingve al aliaj dankojn. knaboj la regulojn de por ili nova Promenaj kaj busaj ekskursoj kartludo. kondukis al abelejo por vidi abelkomunuman vivon interne de la abelujoj kaj gustumi abelproduktojn, al panbakeja muzeo por konatiĝi kun tradiciaj iloj kaj procedoj de panbakado kaj gustumi tradicireceptajn kukojn, kiujn la infanoj kaj gepatroj mem bakis sur malferma fajro, al arkitekturaj ravaĵoj de la urbo Subotica kaj al proksimaj lagoj por naĝi kaj remi.
IPR 09/410
— pàgina 11 del PDF —
La programo ne estis speciale antaŭpreparita, krom la ĝenerala programskemo, sed spontane kreskis el sinproponoj de la gepatroj kaj talentoj de la infanoj. Ĝi estis anoncata sur la afiŝtabulo por 1 – 3 sekvontaj tagoj. Por ĉiutaga komuna kantado estis antaŭpreparita kantareto de la 31-a REF kun esperantigitaj aŭ adaptitaj infankantoj el diversaj kulturoj. Rakontvesperoj estis aranĝitaj jen kun lumbildoj ilustrantaj la legatan rakonton, jen kun partopreno de la infanoj en inventado de rakonto lanĉita de la plenkreska rakontanto. Konkursaj ludoj kaj improvizitaj teatraĵetoj estis vervaj kaj gajigaj. Muzikaj talentuloj koncertis en salono de loka lernejo. La gepatroj havis siajn temojn por prelegoj kaj interŝanĝo de ideoj kaj spertoj. Per sia programo kaj gepatra interŝanĝo de spertoj kaj ideoj REF malfermas demandojn kaj proponas studindan materialon por siaspeca denaskula Esperanto-pedagogio. La Esperanto-metodika literaturo okupiĝas ĉefe pri instruado kaj lernado de Esperanto kiel fremda lingvo kaj iom pri ĝia propedeŭtika valoro por lernado de aliaj lingvoj. Kvankam la E-denaskula komunumo ne estas tre multnombra kompare kun la E-komunumo entute, REF klare montras, ke la Esperantan pedagogion atendas esplorproblemoj sur la tereno de lernado de Esperanto kiel gepatra lingvo, des pli ĉar Esperanto estas lernata neniam kiel la sola denaska ligvo kaj tio faras grandan diferencon kompare kun lernado de aliaj gepatraj lingvoj en unulingvaj medioj. Diversaj estas la spertoj el denaskulaj familioj kie ambaŭ aŭ nur unu el la gepatroj estas esperantisto loĝantaj en la propra (nacia) aŭ fremda lingva medio, aŭ kun denaske diverslingvaj gepatroj uzantaj Esperanton kiel familian lingvon en la denaska lingva medio de unu el ili aŭ fremda por ambaŭ. Ĉiukaze la infano eklernas almenaŭ du, aŭ tri aŭ eĉ kvar lingvojn paralele. Kiel certigi harmonian evoluon en ĉiuj lernataj lingvoj kaj eviti konfuzojn? Ekzemple, se unu el la gepatroj elektas paroli kun la infano ekskluzive en Esperanto, kiel la infano reagos aŭdante lin aŭ ŝin paroli kun la alia el la gepatroj alian el la lingvoj kiuj estas neeviteble uzataj en la familio? Ĉu, pli bone, la ekskluziveco estu aplikata nur en situacioj sen alilingvaj kunparolantoj? Aŭ, etika demando, ĉu la neesperantistaj parencoj kaj amikoj konsideros kiel malĝentilaĵon se, en ilia ĉeesto, patro aŭ patrino interparolas kun la infano nur en E-o por ne damaĝi la lingvoakiradon? Kiel, do, konduti en tiaj cirkonstancoj?
IPR 09/411
— pàgina 12 del PDF —
Diskutante pri tiuj kaj similaj demandoj, la gepatroj en REF venis al la konkludo, ke formala instruado kaj lernado de E-o por denaskuloj, kun adekvataj lerniloj kaj studmaterialoj, estas bezonata same kiel por aliaj lingvoj. Parolantoj de naciaj lingvoj trapasas formalan, institucian klerigadon, en kiu unu el la ĉefaj fakoj estas la gepatra lingvo. Same la spontana enfamilia lernado de E-o ne tute sufiĉas. Estas bezonataj adaptitaj programoj kaj lernolibroj por sistemigi, plifirmigi kaj levi al pli alta nivelo la denaske akiritajn lingvokonojn. Konklude, REF estas ĉiujara renkontiĝo de specifa komunumo de esperantistoj, kiu ne estas formale organizita, tamen devus estis konsiderata kiel unu el la kolonoj de la daŭropovo de Esperantujo kaj meritas pli konscian kaj seriozan atenton de la E-movadaj institucioj.
Gimnastiko por la elementa lernejo de Luiza CAROL (Israelo) Dum la lecionoj pri E-o en la elementa lernejo, oni povus uzi kelkajn minutojn por gimnastiki Esperante. Tio povus amuzi la geknabojn, forigi ilian eventualan enuon kaj samtempe riĉigi ilian vortprovizon (ĉar kio onin amuzas, tio estas plej bone memorata). A. Jen kelkaj sugestoj por gimnastikado: 1. Agoj: Atentu! Staru! Leviĝu piedpinte! Sidiĝu! Staru! Levu la brakojn! Mallevu la brakojn! Metu la brakojn sur la koksojn! Fermu la okulojn! Malfermu la okulojn! Tuŝu la plankon! Staru! Tuŝu la seĝon! Staru! Tuŝu la fenestron! Tuŝu la muron! Revenu al via loko! Aplaǔdu! Sufiĉas! Ridetu! Ridu! Ploru! Kantu! Surmetu vian ĉapelon! Demetu vian ĉapelon! Surmetu vian koltukon! Demetu vian koltukon! Alportu al mi viajn gantojn! Prenu viajn gantojn! Sidiĝu! ktp… 2. Mimataj agoj: Dormu! Vekiĝu! Manĝu! Trinku! Flugu! Kuiru! Purigu viajn ŝuojn! Kombu vin! Brosu viajn dentojn! Naĝu! Rajdu ĉevalon! Rajdu biciklon! Lavu vian vizaĝon! Desegnu! Veturigu aǔton! Akvumu floron! Pluku floron! Frapu tamburon! Balau! Kudru! Ludu gitaron! Ludu pianon! Ludu fluton! ktp…
IPR 09/412
— pàgina 13 del PDF —
3. Mimataj aĵoj aǔ estaĵoj: Rano. Kuniklo. Ĉevalo. Ponto. Boato. Kandelo. Kato. Papilio. Gruo. Ĝirafo [vd la fotojn] ktp…
B. Jen kelkaj ludoj pri gimnastiko: 1. La telefono. La infanoj staras en vico. La unua en la vico flustras agon aǔ mimotan agon (aĵon, estaĵon) ĉe la orelo de la dua, la dua flustras tion, kion li/ ŝi komprenis ĉe la orelo de la dua ks. La lasta infano en la vico devas plenumi la agon, aǔ mimi la agon (aĵon/ estaĵon) pri kiu li aǔ ŝi aǔdis. Se tiu sukcesas, tiu fariĝas la unua en la vico kaj iniciatas la sekvan ludon, flustrante novan agon/ mimotan agon aǔ aĵon aǔ estaĵon. 2. Instruu la pupon. Ĉiu infano havas po unu pupon en la mano. La instruisto faras la agon aǔ mimas la agon, dum la infanoj instruas la pupon, dirante al ĝi: Staru! Sidiĝu! Fermu la okulojn! Surmetu vian ĉapelon! ktp… Dormu! Vekiĝu! Manĝu! ktp… 3. Ĉesigu la agon de la infanoj. Unu infano forlasas la ĉambron. Dum lia/ ŝia foresto, la aliaj infanoj komencas unu agon aǔ unu mimatan agon. La instruisto vokas la elirintan infanon, kaj tiu ĉi devas ĉesigi la agon de la aliaj infanoj. Se la infanoj sidiĝas, tiu devas diri: «Staru!». Se la infanoj havas fermitajn okulojn, tiu devas diri: «Malfermu la okulojn!». Se la infanoj mimas manĝadon, tiu devas diri: «Ne manĝu!» aǔ ”Ĉesu manĝi!» ktp… 4. Ĉesigu la agon de la pupo. La instruisto manipulas la pupon, kaj la infanoj devas ĉesigi la agon de la pupo, dirante al la pupo: «Malfermu la okulojn!», «Vekiĝu!» ktp… IPR 09/413
— pàgina 14 del PDF —
Ni kondolencas Koos WIEBERDINK (1918-2009) Vendredon la 25-an de septembro en la plenplena aŭlo de la kremaciejo Driehuis-Westerveld ni adiaŭis neordinaran homon: Koos Wieberdink. Lian vivon skizis la filo Tjeerdo, kiu poste disponigis la tekston. Ekzistas kompleta Esperanta versio, laŭpete ricevebla. Ni resumas, escepte de la frazoj dediĉitaj al Esperanto. Koos Wieberdink naskiĝis en 1918 en Weltevrede, apud la tiama Batavia, de gepatroj, kiuj ambaŭ praktikis medicinon. Li tamen finstudis en Nederlando. Ĉi tiu kuraĝa, absolute sincera kaj plendediĉa pioniro de malfermaj kor- kaj angi-operaciado jam dummilite savis judajn infanojn, cedis la propran pasporton al minacato. Pro tio li ricevis la Yad-Vashemdistingon en 2000, sed antaŭe jam nederlandan Bronzan Krucon pro vivdanĝera kuracado al soldatoj en Indonezio. Kiam li kiel profesoro-kirurgo prioritatigis la pacientojn, ne povis manki konfliktoj kun kolegoj. Li demisiis sed daŭrigis sian praktikadon en Jerusalemo, Indonezio kaj Novzelando. Tamen post nelonge oni bezonis lian kapablon en Amsterdamo kaj Roterdamo. Li verkis “Malferma korkirurgio” kaj “Cionismo kaj Socialismo” kaj iniciatis la fondaĵon “Scienca Esplorado de Kristana Literaturo pri Judoj kaj Judismo”. (Noto de la resuminto: Unu el ĝiaj publikaĵoj, “De zaak Jezus en de Joden” de prof. Tomson, aperis ankaŭ en Esperanto.) Senkompromise li defendis Israelon, kio ne faciligis diskutadon. Kunestadon kun muziko aŭ diskuto li ŝategis. Krome li komencis lerni E-on. Li estis konvinkita ke la vasta diskonigo de universala lingvo, ne ligita kun ajna lando, povas grave kontribui al la paco. Li ankaŭ engaĝis sin por la katedro pri E-o, kiu antaŭ nelonge efektiviĝis. Li forpasis hejme, sendolore, la 17-an de septembro, pli-ol-90-jara. Ni aldonu: Apud la meritoj de Hans Erasmus, Edwin Burg, Marc van Oostendorp k.a. ni do enskribu en la Panteonon de la E-instruado la nomon de Koos Wieberdink. (Rob MOERBEEK) Adriana MIDDELKOOP (1913-2009) Adriana J. Middelkoop forpasis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederlando). Ŝi lernis E-on en la 30-aj jaroj. Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro «Nederlands-Esperanto-
IPR 09/414
— pàgina 15 del PDF —
Nederlands», kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum. Ĝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj E-vortaroj. Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987. Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de Nederlanda E-Asocio 1965-1987. Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 – en jarkunvenoj oni ofte laŭdis ŝian protokoladon kaj plenumon de la kultura tasko. Ŝi membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapableco de E-o. Middelkoop estis privat-docento pri E-o ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio. En 1950 aperis ŝia konciza faktaro por elementaj ekzamenoj, «Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado» (3-a eld. 1984). Ŝia prelego «Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo», farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privatdocento en 1969, aperis en dulingva eldono en 1994. Ŝi tradukis «Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad» kaj «Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio» (ambaŭ 1991). Middelkoop estis honora membro de UEA ekde 1988 kaj de ILEI ekde 2004. ILEI esprimas siajn kondolencojn al la familianoj kaj ŝiaj amikoj en nia nederlanda sekcio. Helga FARUKUOYE (1943-2009) Helga Farukuoye naskiĝis 1943 en Vieno kiel Helga VOKAL, kaj mortis tie la 12-an de julio 2009. Ŝi edukiĝis dulingve, kiam en 1945 ŝia patro komencis paroli kun ŝi en E-o. Ŝi ofte rakontis ke tiu sperto, kaj speciale la klara strukturo de E-o, poste multe helpis al ŝi pli facile lerni aliajn lingvojn. Kiel fremdlingvojn ŝi regis skribe kaj parole la anglan, la francan, la italan, la hispanan, la kroatan, la japanan kaj kelkajn afrikajn lingvojn. En la universitato de Vieno ŝi studis la latinidajn lingvojn kaj la germanan, kaj magistriĝis 1971. En 1975 ŝi edziniĝis al niĝeriano, kun kiu ŝi havas du filinojn. De aŭgusto 1980 ĝis aŭgusto 1984 la tuta familio vivis en Niĝerio. En Adeyemi College of Education, universitata institucio, ŝi instruis la francan kaj ankaŭ ofertis kurson de E-o, kiu estis ege sukcesa. Pro la politike malboniĝinta situacio en Niĝerio ŝi devis reveni kun siaj filinoj al Aŭstrio, kie ŝi daŭrigis la E-instruadon al afrikanoj perkoresponde. En 1998, dum la UK de Montpellier, ŝi ricevis pro tio la premion Deguĉi. En 1994 ŝi magistriĝis pri interlingvistiko en la universitato de Budapeŝto. De 1995 ĝis sia pensiiĝo fine de 2004 ŝi laboris en la E-muzeo de Vieno. Pli ol IPR 09/415
— pàgina 16 del PDF —
dudek jarojn ŝi instruis la internacian lingvon en la popola altlernejo Brigittenau, kiu situas en la samnoma 20-a distrikto de Vieno. Al E-o ŝi krome servis okupante multajn funkciojn en diversaj E-asocioj. En la jaro 2004 ŝi grave malsaniĝis je mama kancero, kiun ŝi dum jaroj kun grandaj optimismo kaj vivoforto kontraŭbatalis. Post kvin jaroj fine la jam nekuracebla malsano venkis kaj ŝi mortis en la varma kaj konsola etoso de sia amata familio. Speciale ŝiaj du filinoj, Michaela kaj Monika, estis grava helpo en la plej senesperaj momentoj de ŝiaj lastaj monatoj. Kun ŝi la E-movado en Aŭstrio kaj ankaŭ sur internacia nivelo perdis grandan apogon.
El la landoj kaj sekcioj… Bulgario La 1-a de aŭgusto 2009 estis festo-tago por la E-societo “Hristo Manolov”, urbo Polski Trambeŝ, Bulgario. Okazis tiam la dua, jam tradicia “Festo de la minerala akvo”. Ĉi-jare la festo estis dediĉita al la 150-a datreveno de Zamenhof. La gastoj renkontiĝis ankaŭ kun junaj esperantistoj de la lernejo “Canko Cerkovski”, kiuj partoprenas en internacia projekto kune kun francaj, polaj kaj hungaraj gelernantoj. La projekto daŭros 2 jarojn. La unua renkontiĝo okazos novembre en Bulgario kaj en ĝi partoprenos reprezentantoj de ĉiuj partneraj lernejoj. Se iu volas kontakti la junulojn de Polski Trambeŝ, skribu al: verdajsteletoj.bg@mail.bg, Mariana GENĈEVA, SOU “Canko Cerkovski”, BG-5180 Polski Trambeŝ.
Ĉinio Seminario de ILEI-Ĉinio okazis en la Lushan-Montaro De la 15-a ĝis la 16-a de oktobro 2009 okazis seminario de ILEI-Ĉinio kun la temo “Kiel lernigi Esperanton al lernantoj” en la mont-vilaĝo Tingtao ĉe la Dongling-Kanjono, piede de pitoreskejo Lushan-Montaro en la urbo Jiujiang, sud-Ĉinio. Sume 20 membroj kaj instruad-amatoroj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono ĉeestis la seminarion. Dum la seminario profesorino Gong Xiaofeng (E-nomo Arko), sekciestro de ILEI-Ĉinio, faris labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009,
IPR 09/416
— pàgina 17 del PDF —
konigis la laborplanon por 2010 kaj petis opiniojn de la ĉeestantoj. S-ro Wei Yubin kaj vic-profesorino Song Ping [vd la foton] prezentis respektive trejnadojn de E-o en la urboj Taiyuan kaj Harbino. Dennis Keefe el Usono konigis E-instruadon ĉe la Universitato Nankino kaj Augusto Casquero el Hispanio (nuntempe ili instruas E-on en Ĉinio) faris prelegon pri planlingvoj. Dennis Keefe kaj Arko montris respektive instru-metodojn de Esperanto. La ĉeestantoj faris varman diskutadon pri problemoj, ekz. kiel funkcios la sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vidmaterialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la someran seminarion de la Ĉina Sekcio de ILEI en aǔgusto 2010 en Taiyuan de la Shanxi-provinco. Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, sendis gratul-leteron kaj ankaŭ aliaj asocioj en- kaj eksterlandaj gratulis pro la okazigo de la seminario. Gong Xiaofeng, sekciestro de ILEI-Ĉinio
Francio Oficiala E-kurso en la universitato de Mulhouse Ekde septembro 2009 ekzistas E-kurso en la Universitato de Alta Alzaco, en Mulhouse, kadre de la Fakultato pri Beletro, Lingvoj kaj Homaj Sciencoj. Ĝin sekvas deko da studentinoj de la unua kaj dua jaroj de lingvaj studoj kaj historio. La kurson gvidas Edmond LUDWIG, prezidanto de Esperanto France-Est. La dekano, Sinjoro Yann KERDILES, kiu jam prelegis en Mulhouse pri la lingvoproblemo, petis plurajn sinsekvajn jarojn la Esperanto-grupon de Mulhouse starigi budon en la fakultato okaze de la Tago de Malfermaj Pordoj. Post malkovro de Esperanto per memlernado, li decidis proponi la kreon de tiu kurso. E.L.
IPR 09/417
— pàgina 18 del PDF —
Kongo Kiel planite kaj anoncite, la unua E-leciono ĉe Lerneja Komplekso Anna Paolizzi okazis la 7an de novembro 2009. Granda entuziasmo miaflanke kaj flanke de instruistoj/lernantoj: partoprenas en la E-kurso la instruistoj, ankaŭ la administrantoj; eĉ ankaŭ la gardisto. Do, ni firme ekvojis kaj ni esperas bone atingi la celon. Estas substrekinda la ĉeesto, ĉe la inaŭguro, de la prezidanto de la landa asocio, de kelkaj esperantistoj de la EKM-filio, inter ili, kelkaj membroj de la ILEI-sekcio. La etoso estis tute Esperanta kaj frata en tiu bela lernejo, kiu tute aspektas esperantista. Jam ĉe la eniro, oni povas legi la nomojn «Zamenhof», «Esperanta konstruaĵo», «CER-ES, IKUE, KUKE». Tio kaptas la atenton de la trapasantoj. La pentraĵo sufiĉe propagandas Esperanton. Kiel planite, la unua etapo temas pri la E-trejnado de la instruistoj kaj la dua etapo temas pri la E-trejnado de gelernantoj fare de instruistoj. Laŭ la nuna disponebleco de E-lernolibroj, ni uzas la Zagreban Metodon. Ni planas fini tiun bazan kurson post tri/kvar monatoj. Ni planas dum tiu fazo iri pluen por ke niaj lernantoj lernu preskaŭ la kompletan gramatikon de E-o. Do, eble ni aldonos unu monaton al nia programo. Kompreneble, ke ni trejnas estontajn E-instruistojn, kio devas havi efikan bazon. Dankon al ĉiuj, kiuj kuraĝigis nin kaj promesis subteni la agadon aŭ sendis librojn kaj kuraĝigajn mesaĝojn. Jean Bosco MALANDA, BP: 761 Kinshasa 11 RDC, jbmalandal@yahoo.fr
Edukado en Ĉinio de Augusto CASQUERO (Hispanio) Historio La radikoj de la sistemo de formala edukado en Ĉinio atingas almenaŭ la 16-an jarcenton antaŭ Kristo, la dinastion de Shang (1523-1027 a.K.). Dum tiu periodo, edukado estis la privilegio de nur kelkaj elitoj, kaj plejparte ekzistis por neniu alia kialo ol por ‘produkti’ ŝtatajn aŭtoritatulojn. Tiutempe, la edukprogramo baziĝis sur la tiel nomataj ‘Ses Artoj’: ritoj, muziko, arkpafado, Chairot-legado, historio kaj matematiko. Kvankam, bazita sur la instruado de Konfuceo (551-479 a.K.) dum Printempo kaj Aŭtuno kaj Ŝtatoj de Milito (770-221 a.K.), la edukprogramo laŭgrade
IPR 09/418
— pàgina 19 del PDF —
liberigis la vojon por la sistemo bazita sur la ‘Kvar Libroj’ kaj ‘Kvin Klasikstudoj’ . Tiuj verkoj skizadis la principojn de socio kaj aŭtoritatoj, kodojn de persona konduto kaj kolektive difinis la filozofion de Konfuceo, kiu kaŭzis fundamentan influon al fakte ĉiuj aspektoj de la vivo, kaj certe al edukado, almenaŭ ĝis la Liberigo kaj kreskis je povo dum la komunisma periodo komenciĝanta en 1949. La sistemo, kiu edukis la elitan klason, estis determinita kaj firme subtenita, ankaŭ por la sekvontaj generacioj, la edukita elito apogiĝis sur amasa analfabetismo. La imperiaj aŭtoritatoj estis aktivaj pri edukado nur tiusence, ke ili administris la variajn nivelojn de la imperia aŭ civil-serva ekzamenado, kiu estis uzata por elekti inter la imperiaj oficuloj. La ekzamenoj mem konsistis el eseaj demandoj, kiuj testis la komprenon de la kandidato pri la instruado de Konfuceo. La studentoj povis prepariĝi por tiuj ekzamenoj per enskribiĝo al privataj institucioj tiel nomataj shuyuan, kiuj ekzistis nur por prepari studentojn por la ekzamenoj je civila servo. Unu rakonto travivis dum generacioj, traktanta la malfacilecon kaj konkurencon en tiuj ekzamenoj: iu ambicia vilaĝano komencis prepariĝi por la ekzamenoj en frua junaĝo kaj ne sukcesis esti akceptita ĝis li iĝis 54jaraĝa. Antaŭ ol esti akceptita, li dum longa tempo estis malestimita de la familianoj kaj amikoj – finfine lia sorto ŝanĝiĝis tiom drame, ke li freneziĝis pro ĝojo. Do, ni povas vidi, ke Ĉinio havas historion de selektado de talentoj tra naciaj ekzamenoj kaj tiel la civitanoj traktis la gravecon de ekzamenoj tiom altestime. Hodiaŭ Nuntempe Ĉinio havas nacivastan sistemon de publika edukado, kiu inkluzivas bazlernejojn, mezlernejojn (malsuperan kaj superan), kaj universitatojn. Naŭ jaroj de edukado estas formale devigaj por ĉiuj ĉinaj studentoj. La eduksistemo garantias senpagan bazedukadon dum ses jaroj (iuj provincoj povas certigi nur kvin jarojn por bazlernejo, sed kvar jarojn por mezlernejo), kun komenco je la aĝo de sep aŭ ses jaroj, kaj daŭrigo per ses jaroj de mezlernejo por studantoj 12-18-jaraĝaj. Sur tiu nivelo estas tri jaroj de ordinara mezlernejo kaj tri jaroj de alta lernejo. La Ministerio pri Edukado raportis, ke bazlernejon vizitadas 99% de la infanoj kaj mezlernejon 80% de la gejunuloj. Ekde kiam senpaga edukado estis aboliciita en 1985, la kandidatoj al kolegioj kaj universitatoj devas konkuri
IPR 09/419
— pàgina 20 del PDF —
por stipendioj bazitaj sur universitataj ebloj. Privataj lernejoj estas permesitaj ekde la fruaj 1980aj jaroj. Baza edukado: Baza edukado en Ĉinio inkluzivas antaŭ-lernejan edukadon, bazedukadon kaj regulan mezlernejan edukadon. Antaŭlernejo aŭ infanĝardeno povas daŭri ĝis tri jarojn, kun infanoj partoprenantaj ekde la aĝo trijara ĝis sesjara, kiam ili kutime eniras bazlernejon. La lernojaro estas dividita en du semestrojn. La mezlerneja edukado estas dividita en ĝenerala mezlerneja edukado kaj specialigita/profesia/teknika mezlerneja edukado. La ĝenerala mezlerneja edukado konsistas el ĝeneralaj malsuperaj kaj superaj mezlernejoj. La studantoj finintaj la malsupran mezlernejon kaj dezirantaj daŭrigi la edukiĝon submetas sin al la loke administrata enirekzameno, sur kies bazo ili havos eblon aŭ daŭrigi en la ĝenerala supera mezlernejo aŭ eniri la profesian mezlernejon. La profesiaj mezlernejoj ofertas 2- ĝis 4jarajn programojn kaj trejnas meznivelajn laboristojn, farmistojn, krome estradan kaj teknikan dungitaron. La teknikaj lernejoj normale ofertas 4jarajn programojn por trejni mezprogresintan dungintaron. “Lernejoj por Lertaj Laboristoj” kutime trejnas studantojn post malsupera mezlernejo por postenoj postulantaj lertecon en produktado kaj operaciado. La trejnado daŭras normale 3 jarojn. Alta edukado: Alta edukado sur subgrada nivelo inkluzivas 2- kaj 3-jarajn malsuperajn kolegiojn (ofte ankaŭ tiel nomatajn mallong-ciklajn kolegiojn), 4-jarajn kolegiojn kaj universitatojn ofertantajn programojn en kaj teoria kaj profesia studoj. Multaj kolegioj kaj universitatoj ofertas ankaŭ programojn gvidantajn al akiro de magistra aŭ doktora gradoj. La ĉina alta edukado sur subgrada nivelo estas dividita en tri-jaraj kaj kvar-jaraj programoj. La unua ofertas ne nur mallong-ciklajn kolegiojn, sed ofte ankaŭ kvar-jarajn kolegiojn kaj universitatojn. La lasta ofertas kvar-jarajn kolegiojn kaj universitatojn, sed ne ĉiam tio gvidas al bakalaŭriĝo. Multaj ebloj en la alta edukado kreas ankaŭ la ĝeneralan kategorion de edukado por plenkreskuloj. La kategorio de edukado por plenkreskuloj kongruas kun ĉiuj tiuj supre menciitaj kategorioj. Porplenkreskula bazedukado inkluzivas bazlernejojn por laboristoj, bazlernejojn por kamparanoj kaj skrib- kaj IPR 09/420
— pàgina 21 del PDF —
legkapabligajn kursojn. Porplenkreskula mezlerneja edukado inkluzivas radio- kaj televid-specialigitajn mezlernejojn, specialigitajn mezlernejojn por kadroj, specialigitajn mezlernejojn por dungintaro kaj laboristaro, specialigitajn mezlernejojn por kamparanoj, instruad-trejnadajn lernejojn kaj korespondad-specialigitajn mezlernejojn. Porplenkreskula alta edukado inkluzivas radio/televidajn universitatojn, kadrajn institutojn, kolegiojn por laboristoj, porkamparanajn kolegiojn, korespondadkolegiojn kaj edukadkolegiojn. Plejparto de la supremenciitaj kolegioj ofertas ambaŭ tri-jarajn mallongajn edukprogramojn; nur kelkaj ofertas subgradan edukprogramon. Pozitivaj kaj negativaj flankoj de la ĉina edukado Pozitivaj: 1) Longaj studadhoroj ≈ bonegaj kapabloj en testprenado La ĉina studentaro, kreskanta ĉe la skribotablo, estas tre bona en ekzamenado, kiu kontrolas la bazan scion. La studentoj estas lertaj pri enmemorigado de la teorioj kaj tre rapidaj dum solvado de matematikaj problemoj. Tial la ĉinaj studentoj superas la aliajn en ĉiaspecaj internaciaj ekzamenoj kiel ekzemple IELTS kaj GRE, eĉ se la taskoj estas en fremda lingvo kaj la test-preparantoj ne estas ĉinoj. 2) Longaj studadhoroj ≈ pezlabora etiko En alta lernejo (kaj eĉ en malsupera alta lernejo), la plejmulto de la ĉina studentaro studas ĝis la fino de la studhoroj. Ili estas alkutimigitaj al longaj horoj de solvado de matematikaj problemoj aŭ skribado de eseoj ĉe la skribotablo, kio preparas ilin por la peza labor-mondo, kiu atendas la plejmulton de la ĉinaj laboristoj, la profesiajn kaj tiujn kun bluaj kolumoj. Jaroj de nokta studado iĝas la realeco de kromhoroj, ekde kiam la tipa ĉino komencas laborvivon. Negativaj: 1) Troa koncentriĝo je libroj, ne praktiko Ĉinoj emas doni gravecon al superaj rezultoj kaj la studentaro estas facile dividita en diversajn klasojn laŭ rezultoj. Tio montras, ke pri multaj aferoj decidas nur rezultoj, kiel ekzemple ‘triobla-A’: eminenta studento, kolegia agnosko kaj ŝatado. Konsekvence, la studento ligiĝas al siaj libroj por akiri altajn rezultojn, multaj el ili iĝas eĉ ‘librotineoj’, multaj eĉ mensogas en la ekzamenoj. Sendube, tiu ĉi speco de la nur-libra kaj nur-porrezulta edukado havas larĝan fendon kun la socia praktiko. Pro tiu kialo multaj studentoj IPR 09/421
— pàgina 22 del PDF —
trovas malfacilaĵojn dum eniro al la socia aktivado kaj reala negocmondo post la gradiĝo. 2) Troa koncentriĝo al la scio mem, ne kiel gajni ĝin Kompare kun studentoj de evoluantaj landoj, la ĉinaj studentoj estas pli pasivaj kaj malpli kreemaj. Kial? Pro la rezult-orientiĝo, la studentoj ne estas kuraĝigataj al demandado sed al memorigado. Instruistoj kaj gepatroj zorgas pli pri tio ‘Kion vi ellernis hodiaŭ?’ anstataŭ ‘Kiel vi ellernis tion?’. Kun bedaŭro oni rimarkas multajn ĉinajn studentojn kun alta IQ (ikuo: inteligentokvociento) sed malalta EQ ((emocia kv.)! Ĉinaj studentoj estas alkutimigitaj doni la ‘norman respondon’ al la demando, pro tio ke oni postulas de ili enmemorigi la ŝlosilajn respondojn por la testo. Ili strebas lerni pasive anstataŭ pensi kree kaj kritike. 3) Troa koncentriĝo je gravaj aĵoj, per mallarĝaj horizontoj Por travivi en moderna socio, la devo de kompetenta persono estas havi larĝajn horizontojn. Sed la realeco en la ĉina edukado estas vere frustriganta. Ekzemple, okazas ke medicina studento scias nenion pri filozofio, historio aŭ arto. 4) Troa ŝarĝo por permesi al la vere interesiĝantaj studentoj lerni mem Ĉinaj studentoj ricevas tiom da hejmtaskoj kaj premo, ke ili akceptas la studadon kiel ŝarĝon. Ili estas pasivaj studantoj, alkutimigitaj al konvenciaj vojoj de pensado. Estas tre kredeble, ke kiam ili forlasos sian studentecon, ili fuĝos de la montoj de libroj por ĉiam. Vivlonga studado estas do pli ofta en la okcidenta mondo ol ĝi estas en Ĉinio.
IPR 09/422
— pàgina 23 del PDF —
Esperanto per rekta metodo de Stano MARČEK (Slovakio) Esperanto per rekta metodo estas riĉe ilustrita rektmetoda lernolibro por komencantoj, taŭga ne nur por kursoj, sed ankaŭ por memlernantoj, al kiuj ĝi, danke al multaj ilustraĵoj, parte anstataŭos rektan kontakton inter la instruisto kaj la lernanto. La lernolibro unue aperis en la slovaka, kaj dum tri jaroj ĝi estis eldonita en dudek du lingvoj. La 22-lecionan lernolibron, ilustritan de Linda Marčeková (mia filino), akompanas praktikaj didaktikaj materialoj: 500 Instruaj bildoj por rektmetoda instruado (A5-formataj, kartonaj bildkartoj de la kursomaterialo, en du praktikaj kofretoj po 250 bildoj), KD kun la 500 Instruaj bildoj por rektmetoda instruado (en PDF-formato, por komputila projekciado) kaj plia KD kun Modela elparolo (MP3-registraĵo kun voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro). La studmaterialo baziĝas sur rekta, tielnomata indukta metodo: konkludi el konkretaj faktoj ĝeneralan leĝon, laŭ kiu la lernantoj – helpe de bildoj kaj analogio – subkonscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste – en tekstoj kaj ekzercoj – rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo. En lecionoj, kie la akirita vortprovizo permesas klarigi novan vorton per la jam konataj, en la paĝranda bildvortaro aperas klarigo en Esperanto. Post la rektmetoda leciono venas la sekcio Gramatiko, en kiu nacilingvaj klarigoj firmigas la jam intuicie komprenitan materialon. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan ofteco-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas la 750 pleje uzatajn vortelementojn (morfemojn) – komence la plej ofte uzatajn ktp – kaj garantias, ke la lernanto unue lernu la plej ofte uzatajn kaj pleje bezonatajn vortelementojn, por povi interkompreniĝi en la plej oftaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Ankaŭ la gramatikaj elementoj estis anticipe dividitaj laŭ sia graveco kaj en la libro ili aperas en tiu vicordo. La unuopaj gramatikaj eroj estas alproprigataj en apartaj „paŝoj“ kaj klarigataj per indukta metodo. Surbaze de la jam posedataj konoj, helpe de ilustraĵoj, simboloj, analogio kaj kunteksto la lernanto komprenas la novan elementon subkonscie, intuicie. La „paŝo“ prezentas la novan elementon en diversaj situacioj kaj tipaj uzoj. La komprenon de la leksikaj elementoj helpas la kontinua bildvortaro, la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la
IPR 09/423
— pàgina 24 del PDF —
entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj, kaj sekve, fine de ĉiu leciono, aperas subteksta vortareto – nacilingvaj tradukoj de la novaj vortoj (se la lernanto tamen ne bone komprenis iun nocion). Fine de la lernolibro aperas dulingva vortaro. Ĉiu vorto havas indekson, etan ciferon, kiu montras, en kiu leciono la vorto aperis la unuan fojon. La lernolibro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig, -iĝ, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp. La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj. La ekzercoj legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri parkerigindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto”, en kiu troveblas laŭtemaj listoj de plej oftaj parolturnoj de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo aperas listo de utilaj naciaj kaj internaciaj retejoj. Kaj ankoraŭ unu freŝa novaĵo: Inspirita de la aŭstralia koresponda kurso, kiu uzas mian lernolibron Esperanto by Direct Method, mi lanĉis en Slovakio Korespondan kurson de Esperanto por komencantoj. Ĝi baziĝas sur mia lernolibro «Esperanto priamou metódou» (slovaka versio de «Esperanto per rekta metodo»). Informo pri la kurso troviĝas sur la retpaĝaro de Slovaka Esperanto-Federacio: http://www.esperanto.sk. La materialoj, kiujn per poŝto ricevas la aliĝinto, konsistas el: – Papera dosierujo A4 kun kolora kovrilo (vidu la bildon) – La lernolibro «Esperanto priamou metódou» – La KD «Modela elparolo» (3-hora registraĵo kun voĉlegitaj E-tekstoj de la lernolibro) – Instrukcioj kiel uzi la kurson kaj skribaj taskoj por la lecionoj 1 ĝis 7 (la ceterajn ricevados la kursanoj rete). Pri la koresponda kurso jam ekinteresiĝis kolegoj el Pollando kaj Danio. La rezulto estas, ke ankaŭ en tiuj du landoj estas lanĉitaj similaj korespondaj kursoj.
IPR 09/424
— pàgina 25 del PDF —
Intervjuo kun Andrzej Pisowicz Intervjuis: Piotr NOSEK (estro de la pola sekcio) 1. El via vidpunkto kiel tiu de lingvisto, ĉu ekzistas unu natura (etna), neŭtrala kaj facile lernebla lingvo, kiu en superregiona skalo povus esti ponto inter homoj de diversaj nacioj, kiuj uzas ĉiutage malsamajn lingvojn? Jam en la komenco mi diros, ke mi estas pesimisto pri la ŝancoj fari iun ajn neŭtralan (ĉu naturan, ĉu artefaritan) lingvon instrumento de interkompreniĝado. La estiĝo de tia situacio bezonus grandan idealismon de milionoj da homoj, kaj tio estas nereala. Ĝis nun homoj ĉiam kaj ĉie opiniis, ke valoras peni ekregi (almenaŭ en minimuma grado) iun gravan (en la koncerna civilizacio) naturan lingvon. Ofte neceso devigis ilin fari tion. Kaj mi ne pensas, ke tio povas ŝanĝiĝi. Sed, kompreneble, mi spirite subtenas la klopodojn de esperantistoj disvastigi la konon de tiu unusola artefarita lingvo, kiu «eltenis la provon de tempo» kaj ne fariĝis nura historiaĵo kiel la aliaj. Mi subtenas, ĉar ĝi estas bela ideo, kiun apogas gravaj argumentoj. Ekzemple tiu, ke la angla, pro sia fonetiko, verŝajne estas la malplej taŭga por ludi rolon de internacia lingvo. Sed tiu fakto tute ne kongruas kun la realo. Milionoj da neanglalingvanoj en la tuta mondo terure kripligas la anglan, sed tamen ĝuste en tiu lingvo ili interkompreniĝas. Kaj tio verŝajne ne ŝanĝiĝos, dum daŭros la politikekonomia dominado de la okcidenta mondo. La rusa estas por neslavoj ege malfacila pro la komplika fleksio, sed malgraŭ tio ĝi fariĝis interetna lingvo en la vastaj teritorioj de la eksa imperio (unue rusia, kaj poste sovetia). Oni povas facile multigi la ekzemplojn. 2. El tio sekvas, ke pri la elekto de lingvo de interetna konversacio ofte decidas eksterlingvaj faktoroj. Kio, laŭ via opinio, devus esti la plej grava atuto de internacia lingvo – ĝia simpleco, neŭtraleco aŭ prestiĝo? Prestiĝo estas tre grava, kiam oni elektas lingvon de komunikado inter homoj parolantaj malsamajn lingvojn, sed ne ĉiam ĝi estas decidiga. Okazas, ke pli gravaj estas historiaj eventoj ne rilatantaj al kultura prestiĝo de la koncerna lingvo, sed al ties disvastiĝo bazita sur milita forto de iu etna
IPR 09/425
— pàgina 26 del PDF —
grupo (ekzemple la kazo de armenoj parolantaj en la pasinteco turke kun turkoj kaj azerbajĝane kun azerbajĝananoj) Al la demando, kio devus esti la plej grava atuto de internacia lingvo, mi respondos: prestiĝo. Laŭ mia scio, ĝis nun neniam simpleco aŭ neŭtraleco estis bazo por elekti fare de iu etna grupo tiun aŭ alian lingvon por interetna komunikado. 3. En via profesia praktikado vi instruis multajn lingvojn, kiuj estas malofte instruataj. Kio estas la plej granda defio por pedagogo instruanta nepopularajn lingvojn? Miaopinie la plej granda defio por pedagogo, kiu instruas nepopularajn lingvojn, estas… la konkurado de la popularaj lingvoj. Sed avantaĝo por orientalisto estas la ekzisto (ĉe la studentoj) de grava psikologia faktoro: por iuj personoj «ekzotikeco», ankaŭ la fakto, ke io estas malfacila kaj malmulte konata («malgraŭ ĉio mi ellernos tion») gravas. Kaj tio ligas la instruiston kun la studentoj. Lastatempe mi sentas tian kontentecon dum la instruado de la kartvela lingvo, kiun en ĉi tiu studjaro eklernis en Jagelona Universitato preskaŭ 30 personoj. Mi nur bedaŭras, ke la interesiĝo de la gejunuloj pri tiu ĉi lingvo estis motivita de la rusa-kartvela milito de aŭgusto 2008. 4. Ĉu vi povus konsili ion al tiuj, kiuj klopodas realigi la ideon de internacia lingvo proksimiganta homojn? Mi ne scipovas konsili al esperantistoj ion prudentan. Mi nur povas deziri al ili sukceson en la penado konvinki homojn pri la ideo de neŭtrala internacia lingvo. 5. En via vivo vi iafoje renkontiĝis kun esperantistoj. Kio post tiuj renkontiĝoj precipe restis en via memoro? Mi volus mencii mian instruiston de la armena lingvo, profesoron Gurgen Sevak el la Erevana Universitato, kiu estis granda amanto de Esperanto kaj esperantigis «Eŭgeno Onegin» de Aleksander Puŝkin.
IPR 09/426
— pàgina 27 del PDF —
Ŝtrumpa truekzerco de Katalin KOVÁTS (Hungario/Nederlando) Gramatika ekzerco el la Lerniloteko de Edukado.net surbaze de fragmento el la romano Hodler en Mostar, verkita de Spomenka ŠTIMEC11. Nivelo: ekde komencintoj (A2). Tasko: kompletigu la tekston per pronomoj kaj gramatike alĝustigu ilin laŭ la senco de la frazo. «Jeanne ŝatis esti observata, sed nun ĝenis _____, ke la akcidento sur la ŝtuparo truis _____ dekstran ŝtrumpon, tiel ke la strio serpentumis de la plandumo trans ______ genuon en la mallumon ĉe la femuro. Tio nervozigis ______ multe. Ŝajnis ke ĉiuj vidas la truon sur la ŝtrumpo. Ŝi diris al Meho, ke ŝi estas ĝenata de la ŝtrumpo, sed Meho jam en
Serbio
iom
lozis
______
kriteriojn kaj nun en Bosnio, li eĉ pli flegmiĝis kaj li simple konsolis: – Eltenu, post ok horoj ni estos en Mostar. – Li redirektis la rigardon al _____ Politika. Jeanne pensis ĉu peti _____, malsuprenigi la valizon en kiu estas nedifektitaj ŝtrumpoj, sed la ŝtrumpa manovrado en la vagono fortimigis 11
La teksto estas senŝanĝe prenita el la romano, nur la pronomoj mankas.
IPR 09/427
— pàgina 28 del PDF —
_____ pli ol la imago kiel refermi la tro ŝtopitan valizon. Ŝi decidis helpi al la transe sidanta sinjoro rigardi pejzaĝon tra la fenestro kaj preparis _____ por dormi sur la ŝultro de Meho. Sed unue ŝi kombis ______ harojn, oni neniam scias kiun oni renkontos en la sonĝoj. Tial ŝi, por ĉiu kazo refreŝigis la ruĝon sur ______ lipoj, observante _____ en eta pudrujo. Meho ne lasis _____ interesan gazetartikolon sed lia ŝultro akceptis ______ kapon helpeme, kiel iu kiu kutimas al dorlotbesto. Post longa tempo, ekĝenis ______ la ostoriĉa ŝultro de la edzo kaj ŝi rektigis la dorson. Sur la fenestro estis multe da sunlumo kaj Jeanne kredis ke baldaŭ tagmezos. Montriĝis ke ŝi dormis dudek minutojn kaj ke ŝi rajtas ankoraŭ ripozi. La ĝentila kunvojaĝanto informis, ke la vojaĝo daŭros ankoraŭ almenaŭ sep horojn. Ne indus kompare mencii kiom da horoj bezonus la ŝipo de Ĝenevo al Nov-Jorko. Ŝi ne estis sur la ŝipo, ŝi estis en la vagono inter Sarajevo kaj Mostar kaj vojaĝis malrapide suden por renkonti _____ bopatron. Dum la dormo ŝi renkontis neniun.»
Solvo: «Jeanne ŝatis esti observata, sed nun ĝenis ŝin, ke la akcidento sur la ŝtuparo truis ŝian dekstran ŝtrumpon, tiel ke la strio serpentumis de la plandumo trans ŝian genuon en la mallumon ĉe la femuro. Tio nervozigis ŝin multe. Ŝajnis ke ĉiuj vidas la truon sur la ŝtrumpo. Ŝi diris al Meho, ke ŝi estas ĝenata de la ŝtrumpo, sed Meho jam en Serbio iom lozis siajn kriteriojn kaj nun en Bosnio, li eĉ pli flegmiĝis kaj li simple konsolis:
IPR 09/428
— pàgina 29 del PDF —
– Eltenu, post ok horoj ni estos en Mostar. – Li redirektis la rigardon al sia Politika. Jeanne pensis ĉu peti lin, malsuprenigi la valizon en kiu estas nedifektitaj ŝtrumpoj, sed la ŝtumpa manovrado en la vagono fortimigis ŝin pli ol la imago kiel refermi la tro ŝtopitan valizon. Ŝi decidis helpi al la transe sidanta sinjoro rigardi pejzaĝon tra la fenestro kaj preparis sin por dormi sur la ŝultro de Meho. Sed unue ŝi kombis siajn harojn, oni neniam scias kiun oni renkontos en la sonĝoj. Tial ŝi, por ĉiu kazo refreŝigis la ruĝon sur siaj lipoj, observante sin en eta pudrujo. Meho ne lasis sian interesan gazetartikolon sed lia ŝultro akceptis ŝian kapon helpeme, kiel iu kiu kutimas al dorlotbesto. Post longa tempo, ekĝenis ŝin la ostoriĉa ŝultro de la edzo kaj ŝi rektigis la dorson. Sur la fenestro estis multe da sunlumo kaj Jeanne kredis ke baldaŭ tagmezos. Montriĝis ke ŝi dormis dudek minutojn kaj ke ŝi rajtas ankoraŭ ripozi. La ĝentila kunvojaĝanto informis, ke la vojaĝo daŭros ankoraŭ almenaŭ sep horojn. Ne indus kompare mencii kiom da horoj bezonus la ŝipo de Ĝenevo al Nov-Jorko. Ŝi ne estis sur la ŝipo, ŝi estis en la vagono inter Sarajevo kaj Mostar kaj vojaĝis malrapide suden por renkonti sian bopatron. Dum la dormo ŝi renkontis neniun.» Fonto: http://www.edukado.net/lerniloteko/22521
Reago Pliaj motivoj por evoluigo Mi varme bonvenigis la artikolon de D. Keefe en n-ro 2009/2. La bonvenigo ŝuldeblas al pluraj konsideroj, motivoj, el kiuj la aǔtoro mem konigas plurajn (studado de sciencaj temoj, utiligo en komerco k. t. p.). Oni povas pleje konsenti kun tiuj motivoj, kvankam kelkaj rimarkigoj estus menciendaj koncerne ilin. La unua rimarkigo (kun kiu supozeble konsentas ankaǔ Keefe) estas, ke la tema riĉigo de niaj kursoj kaj lernolibroj estas nepra kondiĉo de la progreso de E-instruado kaj lernado (ja konsideru, ke ekzistas ankaǔ memlernantoj). Lasi temojn ekster la senpera, tradicia E-vivo (kongresado, klub-kunvenoj, amikaj rendevuoj k. s.) netraktataj tie signifas trudi al niaj lernantoj kun pli
IPR 09/429
— pàgina 30 del PDF —
ol averaĝe vasta interesiĝ-rondo dediĉi multajn jarojn al kompilado de studmaterialoj respondaj al ilia interesiĝo. Pro la ĉi-rilate iom mizera stato de nia instruado kaj lernigo mi malakceptas la aserton, ke E-o (ankaǔ nun, ĝis nun) estas facile finlernebla kaj ke la plimulto de la ges-anoj bone, tute regas E-on je nivelo kun ĉi tiaj postuloj. Bonaj, kontentigaj kursoj kaj lerniloj do devas ebligi la akiron de almenaǔ minimuma vorttrezoro ankaǔ en tiuj „novaj” terenoj. Konsideru, ke la bezonateco de tia progreso kreskas proporcie kun la multobliĝo de E-aranĝaĵoj, entute kun tiu de la ebloj vojaĝi. E-istoj de nia epoko, dum sia restado eksterlanda, deziras kaj povas pli oftakaze viziti muzeojn, galeriojn (kaj kompreni la tieajn videblaĵojn, aǔdeblaĵojn), trudiĝas pli oftakaze peti orientadon kaze de vojerariĝoj en fremdaj urboj aǔ province, pli oftakaze utiligi la sanitarajn servojn de la fremda lando, peti informojn pri veturoj per la publika transporto tie, ol pli frue. K. t. p. Sed temas ne nur pri vojaĝoj turismaj. Niatempe Internet eĉ superfluigas la fizikan kunestadon de homoj kun samaj interesiĝoj kaj bezonantaj diskutadon pri demandoj kadre de la koncernaj interesiĝoj, disponigante al ili la eblojn partopreni en „senĉesaj konferencoj, simpozioj”, eĉ sen la neceso forlasi sian loĝejon. Internet do malfermas tiel vastajn perspektivojn por kunlaboro, interkomunikado de homoj kun diversaj lingvoj gepatraj sed kun samaj interesiĝoj, pri kiaj la homaro ĝis la apero de Internet povis nur revadi. Tio ĉi kvazaǔ taskas al verkantoj de niaj lernolibroj, gvidantoj de niaj lingvokursoj pliriĉigi la vortstokojn tie transigotajn je la fakterminoj de diversaj sciencoj, de la publika vivo internacia (politiko, medio-protektado, sociaj movadoj k. t. p.). La entema evoluigo, prezentunte specialan kaj nemankigeblan elementon de la E-movado sur pli alta nivelo de evoluinteco, povus ankaǔ kiel movadtereno ekhavi gravecon pli grandan ol ĝis nun. Mi pledadas jam de multaj jaroj por radikala transformado de nia tuta E-movado. La rezulto de tiu transformado markus la ĝeneralecon de tia rilato membra-organizaĵa, ĉe kiu la membroj rigardus tion evidenta ne nur povi fruktuzi la tradiciajn servojn de niaj organizaĵoj, sed ankaǔ devi plenumi movadajn taskojn, starigitajn antaǔ ilin (alivorte: kiam nia komunumo tranformiĝis en veran kolektivon). La plej grava tasko ĝia estus varbi-trejni E-parolantojn ĉe ĉiuj ejoj de la publikaj servoj ĉi-supre menciitaj, kadre de kio la E-pedagogojn (evidente engaĝuntajn sin kiel nepraj kunlaborantoj) atendus la tasko (krom eventuale varbi, precipe) trejni la „novkonvertitojn”. IPR 09/430
— pàgina 31 del PDF —
Mi konscias, ke ĉi tiu projekto ankoraǔ estas tro utopia kaj tro nepreparita por tuj aǔdaci realigi ĝin. Mi ĝin tamen sentas inda je pripensado ankaǔ antaǔ ol la movadaj cirkonstancoj fariĝos pli ol nun favoraj por pli verve instigadi por ĝiaj konsidero kaj adoptado. Krome, ĉi tio ne malgravigas la ceterajn konsiderojn supremenciitajn rilate la demandon de evoluigo en instruado-lernigo. Johano PETIK (Hungario)
ILEI en la 35a Ĝenerala konferenco de UNESKO Okaze de la 35a Ĝenerala Konferenco de UNESKO, kiu okazis en Parizo de la 6a ĝis la 23a de oktobro, la tri reprezentantoj – Arnaud Monique, Boulet Jean-Pierre kaj Lo Jacomo François – havis okazon ne nur informiĝi pri multaj aferoj – ekzemple: kulturaj mezuriloj, instruado en gepatra lingvo minoritata, kreivaj urboj… sed ankaŭ informi homojn pri Esperanto kaj nia libreto «Rakonto pri Tarofolioj». Ili tiel ligis kontaktojn kun la delegacio de Malio kaj Benino, la ambasadorino de Kubo (kiu kompreneble jam scias pri la venonta UK kaj eĉ informis nin pri Esperantaj novaĵoj en Kubo), la ambasadorino de Madagaskaro kaj aliaj homoj, inter kiuj pluraj stabanoj de UNESKO el tre diversaj landoj, kiuj multe interesiĝis pri Esperanto eĉ skribante sloganon en Esperanto sur sian tabulon (Jean-Pierre petis kaj akiris permeson skribi: «ni parolu» kaj poste laŭ lia indiko respondeculo aldonis «Lingvoj gravas»). La vortaro, kiun oni donacis antaŭ kelkaj jaroj, bone videblis sur breto de la biblioteko, en kiu oni povas konsulti ankaŭ jarlibron de UEA, PIV….. Multe helpis la kalendaretoj 2010 de JEFO (franca junularo), kiujn ni disdonis kiel donacojn. Danke al la mona subteno de GEE – la franca sekcio de ILEI – ni havis provizon de specialaj, ĝisdatigitaj flugfolioj por prezenti ILEI en la lingvoj franca kaj angla, kun tradukoj en la rusa kaj la ĉina en preparo, kun hispana kaj araba ankoraŭ sopirataj. Raportis: Monique ARNAUD kaj Jean-Pierre BOULET
IPR 09/431
— pàgina 32 del PDF —
Okazis «kuba» konferenco! Vi ja ne maltrafis la konferencon en Matanzas, Kubo, sed jam temp’ está aligi vin – vidu la aliĝilon fine de la numero. Ĉi tiu kuba kunsido temas pri la unua estrarkunsido de la nove elektita teamo; ĝi okazis en Roterdamo fine de novembro, koincide kun la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Tie, vic-prezidanto Duncan CHARTERS prezentis referaĵon pri la edukada engaĝigo de prof. d-ro Ivo LAPENNA tra la jaroj (kies resumo aperos en estonta IPR). En mallonga solenaĵo, Katalin KOVÁTS kaj Zsófia KÓRÓDY disdonis diplomojn de la novtipaj referenckadraj ekzamenoj. La akceptitaj ekzamenantoj ricevis atestilojn kaj deko da sukcesintoj ekposedis siajn diplomojn. Tagfine, la Estraro de ILEI prezentis sin kaj la ligan laboron al la publiko, laŭ reeĥoj tre sukcese (vidu la kovrilan foton kaj la hejmpaĝon de UEA – kun skribita raporto kaj filmita versio). La kuban dimension kontribuis la ajnaĝa junulargasteja loĝigo de la kunvenantoj en avangarda konstruaĵaro (vidu la foton). Ses el sep estraranoj ĉeestis, kun reprezentanto de UEA kaj aliaj gastoj parttempe. Ne eblas raporti ĉion; pli plena raporto legeblas en la hejmpaĝo de ILEI. Pri ‘Sekcioj kaj membraro’ la Estraro… • Plusendos al la komitato aliĝpeton de hispana sekcio, post kiam la principoj kaj funkciado de reta voĉdonado estos enordigitaj; • Ĝojas pri la starigo de sekcio en DR Kongo kaj atendas la petilon; • Traktis la proponon de la ĉina sekcio eldoni membrokartojn; • Trarigardis proponatajn varbilojn por membrokampanjo 2010 kaj arigis ideojn kiel eluzi ilin – ĉefe por atingi nemembrojn; • Identigis sekciojn kiuj bezonas fortigon kaj landojn kun potencialo starigi sekciojn, kaj aparte atentos ilin en la revarba kampanjo; • Lanĉos la raportadon de sekcioj por 2009 per modela respondilo, kies responditaj versioj devos reveni ĝis la fino de marto 2010;
IPR 09/432
— pàgina 33 del PDF —
• Alvokas al la sekciestroj ĝisdatigi la kontaktinformojn en la ILEI-retpaĝo, tiel ke validaj informoj presiĝu en IPR 2010/1; Sub la punkto ‘Komitato kaj komisionoj’ la Estraro… • Proponos al la komitatanoj kaj sekciestroj novajn diskutgrupojn ĉe Guglo por forigi plurajn nunajn teknikajn limigojn; • Proponos principojn por retaj voĉdonoj, tiel ke la sekcia influo al niaj laboroj ne limiĝu al tiuj kies anoj povas ĉeesti konferencojn; • Refoje apelacias al la landoj kiuj ne nomumis komitatanojn tion fari: BE 1, BR 4, GB 1, NO 1, RU 1; • Decidis ke la komisionoj ricevu apartan hejmpaĝon, kie aperu informoj pri ĉiu komisiono – konsisto, celoj, projektoj, raportoj… Financoj La estraro proponis modifojn al la buĝeto 2010, bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj en la negativa direkto, aŭ por kovri novajn agadojn aŭ por malhelpi pereon de nunaj agadoj, pro la novaj respondecoj de la ĝisnunaj plenumantoj. Daŭras streboj restarigi ekvilibron. La estraro konstatis urĝan bezonon havi klaran superrigardon de siaj fondaĵoj kaj kapitalaj kontoj antaŭ ol akcepti signifajn novajn elspezojn. Tuj kiam tiu klareco ekestos, la rezultojn vi legos en la hejmpaĝo. La estraranoj renkontis unuafoje la novan kasiston kaj aŭdis rezultojn de labora semajnfino dediĉita al la orda transdono de datumoj kaj scioj de la antaŭa kasisto. Ĝojigas la efikeco de tiu transigo; ĉiu klare sentas, ke niaj financoj restas en kapablaj manoj. Post ĝisdatigo de nia registriĝo ĉe la komerca ĉambro, la ligo malfermos bankokonton en Nederlando. Kuba Konferenco (la vera) La unua bulteno kaj aliĝilo pretas, unuaj aliĝoj alfluas. Ni konsentis okazigi trejnseminarion kadre de la konferenco, kunlabore kun la Amerika komisiono de UEA. Nia komisiito vojaĝos al Kubo en februaro, renkontiĝos kun LKK kaj vizitos la konferencejon. La programskemo estis diskutita – komence de ĉiu tago ĉiuj konferencanoj mallonge ariĝos kune; aldone al tradiciaj prelegoj okazos forumoj, fakulaj diskutoj, 15-minutaj rapid-intervenoj kaj demonstro-lecionoj. Konferenco 2011 La estraro havas du proponojn; estrarano tuj post la kunsido pluvojaĝis por konkretigi unu el tiuj ideoj; decido estas baldaŭ anoncota, cele al aperigo de aliĝilo antaŭ la konferenco 2010. IPR 09/433
— pàgina 34 del PDF —
Strategia plano de UEA 2011-2020 ILEI ricevis la nunan malneton de tiu plano kaj pretigas sin engaĝi en la polura procezo, unue por levi la profilon de edukado ĝis almenaŭ la sama nivelo kiel en la nun finiĝanta plano, due por zorgi, ke la plano pli klare prezentu siajn bazajn strukturon kaj konceptojn. Diversaj ILEI, laŭplane kun UEA, proponos stipediojn denove por la instruistotrejna kurso ĉe UAM en Poznan ekde sept. 2010, kaj alvokas al landaj asocioj simile proponi stipendiojn por faciligi la partoprenon de instruontoj el siaj teritorioj por altigi la kvaliton de la kursoj. Ĝi sekvos proponon starigi ILEI-Centron en la Esperanto-urbo Herzberg. ILEI kunlaboros en trejnkurso de Flugiloj en SES (Slovakio, julio 2010), planas okazigi seminarion pri stipendi-petado (Germanio, aŭtune 2010) kaj aktive partopreni en la Azia Kongreso (Mongolio, julio 2010) apoge al la iniciatoj de niaj aziaj sekcioj tie kunlabori kaj plani azi-nivelan laboron. Eldonaj agadoj ILEI studas proponon kuneldoni gravan novan gramatikan manlibron – koncizigitan version de PoMEGo, kunlabore kun E@I kaj <lernu.net>. Ĝis frue en 2010 ni devas prepari novan eldonon de la ekzamena gvidilo por la UEA/ILEI-ekzamenoj, kiu i.a. resumu la novajn ekzamenojn por blinduloj. La koncerna regularo estas legebla kaj aŭskultebla ĉe <edukado.net>. Postrestas la tasko eldonigi simpoziajn kajerojn de 2005 ĝis 2009. Ni nun analizas kaj pritaksas la ricevitajn materialojn kaj lanĉas aktivan serĉon trovi la necesajn redaktorajn kaj manaĝerajn fortojn. Sur la atendo-listo (same atendante laborfortojn) kuŝas lernolibro de Judit FELSZEGHY el Hungario kaj reeldono de la unua kajero de Tendaraj tagoj. Instruista reta trejnkurso ILEI kun partneroj okazigas kelkloke ĉeestajn kursojn, sed ne ĉiu povas aliri ilin. Suplementiga retkurso valoras pro la vasta alireblo, eĉ se ĝi ne atingas la profundecon de viva kurso.
IPR 09/434
— pàgina 35 del PDF —
Duncan CHARTERS transprenas sian diplomon dum la Malferma Tago, kiu atestas ke li sekvis kurson kaj trejniĝis kiel ekzamenanto laŭ la KER-sistemo (foto de Katalin KOVÁTS)
La intenco estas lanĉi ene de ses monatoj preparan prov-kurson ĉe destinita fako en la nova interfaco de <edukado.net>. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernkurso estos pri metodiko, probable je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromkursojn el elekto de ĉ. kvin, ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo. La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoras. Filmitaj model-lecionoj ludos gravan rolon, kiel ankaŭ ekzercoj kaj la devo pretigi lecionplanojn. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj plenumo tie de modela leciono. La lanĉaj partneroj estas ILEI kaj Edukado.net, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj. La kurso ne estos senpaga, sed ĝi estos vaste alirebla. Kernaj agantoj estas Katalin KOVÁTS kaj (por ILEI) Duncan CHARTERS – tiu mobilizos la necesajn fortojn por la liga kontribuo. Dum la malferma tago okazis multaj koridoraj diskutoj (ekz. kun Mireille GROSJEAN pri ekzamenoj kaj azia agado) aŭ aliaj kunsidoj (ekz. kun Internacia Esperanto-Instituto) kun pliaj vizitoj de restintaj estraranoj en la
IPR 09/435
— pàgina 36 del PDF —
tagoj post la formala kunsidado. Aktive kontribuis al kelkaj sesioj Claude Nourmont, kiel reprezentanto de UEA. Aliaj gastoj estis Kristin TYTGAT (subvenciebloj) kaj Rob MOERBEEK (graveco de normoj). Tiom ŝtopita estis la programo, ke estraranoj kunvenis en la loĝejo por laboraj matenmanĝoj – ne nur kuba kunsido, sed eĉ kuna kubsido. Stefan MACGILL, 4 decembro 2009
Kio nova por la ILEI-Konferenco en Kubo? Seminario Jam ILEI kaj la Amerika komisiono de UEA kunlabore kun TEJO organizas seminarion de Flugiloj de Interkultura Vento por lingva perfektigo, metodika trejnado kaj organiza spertiĝo de E-agantoj. La partoprenantoj spertiĝos ankaŭ pri la metodoj de interkultura edukado per Esperanto kaj lernos kiel apliki la projekton Interkulturo kaj utiligi ĝiajn faciligojn surterene. La seminario okazos samtempe kun la Konferenco ĉe la Hotelo Islazul Canimao en Matanzas, Kubo. Plejmulto de la partoprenantoj el Latinameriko kaj aliaj mondopartoj estos elektitaj per konkurso kaj ricevos subvencion, sed la seminario estos malfermita ankaŭ por aliaj konferencanoj. La ĉeforganizanto de la seminario Martin Schäffer planas ĝian daŭrigon dum Universala Kongreso de UEA en Havano, kiu tuj sekvos la konferencon de ILEI, kaj dum la Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos la postan semajnon en Santa Cruz del Norte. Ĝis tri semajnoj en Kubo! UEA baldaŭ anoncos specialajn flugofertojn de la flugkompanio Cubana, kiuj permesos al aliĝintoj de la UK restadi ĝis 21 tagojn en Kubo, por plene profiti la aranĝojn kaj ekskursojn, kiuj okazos sub la aŭspicio de ILEI, UEA kaj IJK. Programo En Kubo, ni komencos ĉiun tagon per mallonga periodo de kunestado, por ke ni kune pli bone konatiĝu, ekhavu klaran ideon pri la tiutagaj prezentaĵoj kaj prezentontoj, kaj respondu organizajn kaj aliajn demandojn.
IPR 09/436
— pàgina 37 del PDF —
Ni variigos la daŭron de la programeroj. Ne nur la tipajn prelegojn (ekz. de 40 minutoj plus 20 minutoj por diskutado) ni havos, sed ankaŭ okazojn por pli longa interagado kaj por pli mallongaj prezentaĵoj. Tio donos la eblon al pli multaj konferencanoj fari eble 15-minutajn elpaŝojn kun 5 minutoj por diskutado, kaj eblos eĉ serio de 5-minutaj prezentadoj, por kolegoj kiuj ne havis multe da instrua aŭ prezentada spertoj, sed tamen deziras komuniki unu specifan ideon aŭ ekzercon utilan por aliaj instruantoj. Krome, por ke ĉiu havu publikon kies ĉeesto kompensos la preparadon, la plej kernaj programeroj ne konkurencos inter si. Kion vi deziras prezenti kaj en kiu formato? Ni certe deziras trovi lokon por ĉio kio plej konvenos kaj interesos la ĉeestantojn. Seriozaj fakaj programeroj pri edukado kaj instruado nepre. Tamen ankaŭ tre praktikaj, kiuj utilos jam en via unua postkonferenca klaso! Forumoj, fakulaj diskutoj, lecionprezentadoj, laborgrupoj, simplaj okazoj por interbabilado pri instrutemoj. Lingva kliniko por respondi demandojn pri gramatiko kaj vortaro, kaj kiel plej bone instrui ilin. Antaŭe preparitaj skribitaj resumoj kaj dumkonferenca raportado por helpi al ĉiuj maksimume profiti la tutan programon. Ni atendos ankaŭ viajn ideojn! Ne mankos ekskursoj kaj distra programo, al kiu vi estas tre kore invitita kontribui! Situanta en kulture kaj historie riĉa apudmara loko, Matanzas ne tro malproksimas por vizito de la fama banloko Varadero. Tamen, en la konferenca urbo mem vi vidos krom la rivero, haveno kaj maro interesan arkitekturon, belajn pontojn, katedralon, teatron, muzeon pri historio kaj la parkon de Libereco. Vokos ankaŭ por unikaj vizitoj la grotoj de Bellamar, kaj vesperoj en noktokluboj kiel la kabaredo «Tropicana Varadero», por ĝui unikajn kubajn spektaklojn. Nia loĝejo La hotelo Canimao disponas pri 158 komfortaj ĉambroj klimatizitaj, ĉiuj kun privataj necesejo kaj duŝo, IPR 09/437
— pàgina 38 del PDF —
radio kaj satelita televido, kun alekstera videblo; restoracio, kafeterio, trinkejo, nokta klubo, naĝejo, ludejo, masaĝ-ĉambro, reta servo, vendejo, monŝanĝejo, sekureca kaso centra, kunvenejo kaj parkejo. La konferenca oferto inkluzivas du manĝojn tage en la hotelo, ekskursojn (laŭplane tuttaga kaj duontaga), alvenon de la flughaveno kaj foriron, kun transporto al Havano ankaŭ al la UK. Fotoj de la konferencejo estas afiŝitaj en nia retejo (vidu sub ‘Konferencoj’) kaj en la aldonita PDF-versio. Faka, labora kaj distra Ĉiuj tri fadenoj kuniĝos en ekvilibro, tiel ke dum la semajno de la 11-a ĝis la 17-a de julio ĉiuj lernos, amuziĝos kaj ĝuos la kunestadon. Ĉiutage ĉiuj konferencanoj havos eblon kunveni por unu komuna faka aranĝo, ekz. fakula diskuto, forumo, grup-laborado. La komitato kunsidos komence de la konferenco, aŭdos raportojn kaj starigos publikajn laborgrupojn. La komisiono pri universitata/scienca agado kaj la lerneja komisiono certe okazigos labor-rondojn, eventuale ankaŭ aliaj komisionoj (terminologio, ekzamenoj…) faros simile. Tie eblos aŭdi pri la faritaj laboroj, kurantaj projektoj kaj estontaj planoj kaj kontribui al mini-projekto elektita por kuna plenumo dum la konferencaj tagoj. Ni starigos (almenaŭ) unu dum-konferencan komisionon – pri komunikado – kun la tasko pretigi gazetarajn komunikojn pri la konferenco kaj por liveri poste tekstojn kaj fotojn al IPR, Esperanto kaj aliaj revuoj, radio-stacioj kaj hejmpaĝoj. Fine de la semajno, la komitato kunsidos denove por aŭdi la rezultojn de la laborgrupoj kaj plani la sekvajn laborojn. Ni esperas prezenti ion pri instruista trejnado ne nur en la seminario, precipe inter kubaj aŭ latinamerikaj kolegoj. Ankaŭ ekzamensesio aranĝeblos, se anoncos sin kandidatoj. Se la kondiĉoj ebligos tion, ni planos laŭeble la jam tradician simpozion kun lokaj universitatanoj. La aliĝilo jam aperis en la retejo de ILEI ĉe www.ilei.info kaj en la nuna numero de IPR, do jam vin anoncu! Ni elkore dankas nian Lokan Kongresan Komitaton, kies membroj inkluzivas nian estraranon Julián HERNÁNDEZ, Marta Alonso GUTIÉRREZ, la landan sekciestron, Pedro FERNÁNDEZ, Gonzalo COLLANTES kaj Yoandra RODRÍGUEZ. Ne maltrafu neforgeseblan lernoriĉigan sperton en neforgesebla tropika paradiza etoso! Duncan CHARTERS, 5 decembro 2009 IPR 09/438
— pàgina 39 del PDF —
ALIĜILO por la 43a konferenco de ILEI – Matanzas 2010 Familia Nomo: ________________________ Cetera Nomo: ________________________ Lando: ______________________________ Kodo, urbo: __________________________ Strato, n-ro: ___________________________________________________ Tel.: ___________________ Retadreso: ____________________________ Naskiĝdato: _________________. Profesio: _________________________ Mi estas: viro membro virino ne-membro
junulo handikapulo Hoku
Mi interesiĝas pri: instruistotrejna kurso ILEI-ekzameno
Periodo
A-lande
B-lande
Ĝis 15 feb, 2010
€ 330
270
Ĝis 15 majo, 2010
€ 400
350
Poste
€ 490
450
Hoku
Forprenoj:
Aldonoj:
ILEI membroj/junuloj: 15 EUR Handikapuloj atestitaj: 25 EUR Rezigno pri la ekskursoj: 25 EUR
Por unu-lita ĉambro:90 EUR Bankeda krompago: 20 EUR
Mi aldonas solidarecan donacon al Fondaĵo Dazzini, por helpi al kubaj aŭ latinamerikaj kolegoj partopreni la konferencon kaj trejnkurson: €_______ Entuta sumo pagenda en eŭroj: __________ Mi pagas ĉi tiun sumon al : konto ilek-a ĉe UEA kun indiko “ILEI-konferenco” (preferata vojo) bankokonto sveda ILEI: En Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio.
Kubanoj kaj latinamerikanoj bv. preni kontakton kun LKK pri ebloj pagi per maleŭropaj vojoj.
IPR 09/439
— pàgina 40 del PDF —
Mi deziras dividi ĉambron kun: ____________________________________ Mi petas vegetarajn manĝojn: jes ne. Pleje interesas min la sekva(j) programparto(j) (vi rajtas elekti pli ol unu): faka labora distra/ekskursa Mi proponas la jenan fakan prelegon aŭ prezentaĵon: ____________________________________________________ ____________________________________________________ Mi povas kontribui alimaniere, nome: ____________________________________________________ En la labora programo, plej interesas min laborgrupo pri: universitata agado komunikado lerneja agado pedagogia terminologio alia: ______________________ Pri ajna temo (dieto, programo, alireblo…), mi havas jenan apartan bezonon aŭ peton: ____________________________________________________ Invitilo Bonvolu sendi al mi invitilon. Pasportnumero:________ Eldonlando: _______ Valida ĝis __________. Subskribo: (bv. hoki ĉiujn!) Mi legis, komprenis kaj akceptas la aliĝkondiĉojn. Mi akceptas, ke mia nomo aperu en listo de aliĝintoj en la reto kaj ke mia nomo, ret-adreso kaj telefon-numero aperu en la listo de partoprenantoj. Mi komprenas ke mi devas komuniki mian precizan flugo-numeron kaj alvenhoron por ke la transportservo renkontu min je alveno. Loko, dato: _______________ Subskribo: __________________________ Prefere aligu vin rete per plenskribo de la aliĝilo en la hejmpaĝo (www.ilei.info). Se vi plenskribas la PDF version (komputile plenskribeblan), sendu ĝin ret-mesaĝe al nia kasisto ĉe <persiko@mail.ru>. Se tamen paperan aliĝilon vi devas sendi, bonvolu adresi ĝin al: Sekretario ILEI, p/a Esperanto-Centro, Grubenhagenstr 6, DE37412 Herzberg/Harz, Germanio.
IPR 09/440
— pàgina 41 del PDF —
Aliĝkondiĉoj de la Konferenco La baza aliĝkotizo dependas de la landokategorio kaj aliĝdato de la aliĝanto. Estas du landokategorioj: A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Iamaj socialismaj landoj de la orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Afriko, Latinameriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.). Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam okazas la konferenco. Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31a de dec. 1979 kaj sendas al ILEI atestilon pri la aĝo. La rabato por handikapuloj bezonas atestilon. La aliĝkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron. Kotizoj estos repagitaj je 70% ĝis februaro 15 kaj 30% ĝis majo 15. Post tiu dato ne povas okazi repago, sed pagita kotizo estas transigebla al alia persono.
Mireille GROSJEAN (la dua de dekstre) kun ILEI-estraranoj en Nederlando Fotoj titolpaĝe – supre: REF-anoj dum ekskurso en Subotica (foto de Ognjen Petrović); malsupre: ILEI-estraranoj dum la Malferma Tago (de maldekstre): Stefan MACGILL, Zsófia KÓRÓDY, Małgosia KOMARNICKA, Julija BATRAKOVA, Duncan CHARTERS (foto de Katalin Kováts). Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>. La nunan numeron ni sendis al la presejo 7 decembro 2009, redaktofino por la sekva numero 15 januaro 2010.
IPR 09/441
— pàgina 42 del PDF —
Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute Kontrola: Ulla Luin, Bengt Jonsson, Marianne Westman Lerneja: Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Julián Hernández, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas Terminara: Maŭro La Torre, Miroslav Malovec, Ilona Koutny Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikait÷, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat
Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Esperanto ĉe Interreto, www.ikso.net): faka sekcio de TEJO (poŝtadreso ĉe UEA). FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Reprezentanto de ILEI: Jennifer Bishop, esperanto@Education.monash.edu.au IEI: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. TEJO: Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker (http://www.tejo.org/). UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. Reprezentanto de ILEI en la Afrika Komisiono de UEA: François Hounsounou UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@tiscali.fr; JeanPierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60; Mireille Grosjean, Temple 20, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, tel/fakso: (+41 32) 932 18 88, mirejo.mireille@gmail.com
Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 4 EUR (A) kaj 2 EUR (B) (validaj ĝis dec 31, 2009. Ekde la 1-a de januaro 2010 la reta membreco estos 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj). Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al: Sjoerd Bosga, Tvärpilsgatan 14, SE – 723 53 Västerås, Svedio, sjoerd@esperanto.se. La pagoj povas okazi pere de konto de ILEI ĉe UEA, aŭ al la sveda konto. * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Föreningssparbanken. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27.181.064. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
IPR 09/442
— pàgina 43 del PDF —
La inaŭguro de la Lerneja Komplekso Anna Paolizzi en Kinshasa (vd p.18)
Seminario de ILEI-Ĉinio okazis en la Lushan-Montaro (vd p.16) IPR 09/443
— pàgina 44 del PDF —
La publiko de la Malferma Tago de UEA (foto de Katalin KOVÁTS).
De maldekstre: ILEI-estraranoj Julija BATRAKOVA, Duncan CHARTERS, Stefan MACGILL, Małgosia KOMARNICKA, Zsófia KÓRÓDY kaj Radojica PETROVIC kun estrara komisiito por la Kuba konferenco Ana MONTESINOS DE GOMIS dum la estrarkunsido en Nederlando. La foto-loko estis ĝuste kuba restoracio kiu, laŭ la spirito de Hemingway, permesas al klientoj skribi salutojn sur la muroj – rimarku la verdan stelon super la kapo de Zsófia!
IPR 2010/1
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………… 3 Stefan MACGILL: 2010 – ni ĝin eniru per dekoracio……………………………………….. 4 La nova estraro de ILEI (biografietoj) ………………………………………………………….. 6 Radojica PETROVIĈ: Stipendioj por trejnseminarioj kaj konferenco ………………… 11 Kristin TYTGAT: EU-programoj: ebloj por Esperanto …………………………………… 14 Ilona KOUTNY: Jubileaj aranĝoj pri István Szerdahelyi en 2009…………………….. 19 Renato CORSETTI: Szerdahelyi, Frank kaj Springboard […] (II.) ……………………. 21 Radojica PETROVIĈ: Laŭregule aŭ ne: verboj kaj tempoj……………………………….. 26 Rob MOERBEEK: Erarologio 2 …………………………………………………………………… 28 Heidi GOES: Instrui Esperanton en Indonezio ………………………………………………. 31 Ronald GLOSSOP: Raporto pri instrua vojaĝo al Ĉinio ………………………………….. 33 El la landoj kaj sekcioj (BG, CN, PL) …………………………………………………………. 36 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………… 41 Titolpaĝe: Ekspozicio kaj polaj dancantoj en Polski Trambesh (vd. p. 36)
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: Małgosia KOMARNICKA, adreso ĝis 15 junio 2010: E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <margareta.ilei.pollando@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, informado, Konf. 2011, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Estrara komisiito por la Konferenco en Kubo: Ana MONTESINOS DE GOMIS, Britio, <anamontesinos.esper@btinternet.com>.
IPR 10/12
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Mauro La Torre, Italio, Università degli Studi Roma Tre Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino
Enkonduko Pasis precize 6 monatoj de post la elektiĝo de la nova estraro en Krakovo, sed – pro la kumuliĝo de materialoj kaj farendaĵoj – la biografioj povas aperi nur nun. Kiel vi vidas, la proporcio de la virinoj en la estraro estas 43 % (en la hungara parlamento malpli ol 10%), kaj averaĝe ili estas 15 jarojn pli junaj ol niaj viraj estraranoj. En la nuna numero vi trovos interesajn raportojn pri la E-instrua agado de niaj kolegoj en Azio. Ĝuste antaŭ ol mi ekskribis tiun ĉi enkondukon, mi eksciis pri la estonta UK en Hanojo en 2012. Do, eblas pensi, ke la nombro de partoprenontoj kreskos (espereble) danke al la grandefikaj agadoj de Glossop, Goes kaj Casquero tie. Nia reprezentanto en la Azia Kongreso (Mongolio, 2010) estos Ana Montesinos – kaj eble aliaj, depende de tio, kiu aliĝas. Ŝi certe partoprenos tiun kunsidon pri edukaj temoj, kiuj devas kunigi sekcianojn el pluraj aziaj sekcioj. Du materialoj okupiĝas pri gramatikaj temoj, du aliaj pri la ebloj akiri subvenciojn de EU kaj ILEI, kaj du pliaj ligiĝas al István Szerdahelyi. Bonan legadon! Jozefo Németh, redaktoro 22 januaro 2010
IPR 10/13
— pàgina 4 del PDF —
Novjara mesaĝo de la prezidanto
2010 – ni ĝin eniru per dekoracio Korajn dekoraciitajn novjarajn bondezirojn ni etendas al niaj membroj kaj potencialaj membroj. Komence de la jaro deka (dekomence?), indas antaŭenrigardi al la defioj kaj devoj de la jaro. Aldone al la daŭra fortigo de niaj bazaj strukturoj, bonigado de nia retpaĝo kaj intensigo de niaj informfluoj, niaj ĉefaj projektoj estas: •
• •
•
• •
• •
Sukcesigi la kuban konferencon kaj ligitan trejn-seminarion por Einstruistoj*, plie por movadaj organizantoj kaj gvidantoj de interkulturaj projektoj en Latin-Ameriko. Kunorganizi kun E@I en SES (Slovakio) seminarion por lernantoj de lernu.net pri lingvo-instruado kaj interkultura edukado. Partopreni en la Azia Kongreso (junio, Mongolio) kaj subteni la rezultan agadon, precipe ĉe niaj revigliĝintaj sekcioj en Ĉinio kaj Korea Respubliko.* Fortigi la instruistan trejnadon en ĉeestaj kursoj (ĉefe ĉe UAM en Poznań kun 4 stipendioj de UEA* kaj ILEI) kaj per lanĉo de vojprepara fazo de trejna retkurso pere de edukado.net. Pretigi sekvon por la sukcesa pasintjara seminario en Kinŝaso.* Kuneldoni kun E@I kaj la teamo de lernu.net gramatikan gvidlibron (koncizigitan version de PMEG), por ke tiu rethelpilo por la lernantoj ĉe lernu.net atingu pli vastan publikon. Aktive serĉi novajn redaktajn fortojn por nia eldonado (simpoziaj kajeroj, lernolibroj, Juna amiko…) Okazigi Seminarion pri Subvenci-Petado (SPSP) antaŭvideble en oktobro en Herzberg (la Esperanto-urbo) por vastigi niajn konojn kaj spertojn pri tiuj ebloj.*
Sekve de pretigo de 10-paĝa petodokumento, la estraro de UEA la 10-an de januaro 2010 konsentis disponigi € 2500 por akceli la plenumon de la stele (*) indikitaj projektoj. Aliajn ni financos el nia buĝeto aŭ el niaj fondaĵoj.
IPR 10/14
— pàgina 5 del PDF —
La nova jaro portas ankaŭ rutinajn devojn. Niaj sekcioj tra la kristnaskaj tagoj ricevis modelan raportilon pri la agado de 2009, kiun ili plenskribos ĝis la fino de marto. La komitato estos kompletigita kaj ricevos proponon pri reta voĉdonado – pluraj voĉdonaĵoj staras en la vico. Ni atendas raportojn de niaj komisionoj pri 2009. Necesas fermi kaj revizorigi la financojn 2009. ILEI jam engaĝis sin en la laborgrupo ĉe UEA kiu formulas la Strategian Planon 2011-2020. Nia nunjara konferenco estos unika, intima kaj alispeca ol niaj lastatempaj eŭropaj konferencoj. Tial ni konceptas la programon laŭ la lokaj cirkonstancoj. Tamen, la eŭropa modelo, kun fortiĝanta engaĝiĝo kun universitataj instancoj kaj instruistoj estas evoluiginda. Tiucele la estraro de ILEI jam komence de januaro decidis la lokon de nia konferenco en 2011 – Kopenhago. Sekve, la preparlaboroj jam progresas, kun firmaj planoj okazigi kunlabore kun la Universitato de Kopenhago kaj UEA altnivelan simpozion pri lingvokomunika temo. Tio okazos en la lastaj konferencaj tagoj, tiel ke ĝi estu samtempe konferenca ero kaj antaŭkongresa evento por la tujsekva Universala Kongreso. Decidite dum mi verkas ĉi tiujn liniojn, ke la Universala Kongreso en 2012 okazos en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio. Por doni al ILEI la elekteblon konferenci tiulande, necesas tuj entrepreni landan agadon cele al sondado pri invitemo kaj starigo de landa sekcio, kiu povus provizi per kerno de loka organiza teamo. Do, lavango da ebloj kaj agterenoj. Pli ol ni scias ekspluati – kaj multo pri kio entuziasmiĝi. Por 2010 ni havas kelkajn defiojn: unue, determini kiel financi ĉi tiun intensigon de la laboro, due, trovi freŝajn laborfortojn, ĉu per pli celtrafa aktivigo de niaj nunaj teamanoj, ĉu per trovo de novaj kunlaborantoj. Kiom ajn belaj la revoj kaj deziroj, finfine devas regi la racio. Plenumiĝos nur tiom, kiom kovras niaj laborfortoj kaj financoj. Alivorte, tra 2010 regu deko-racio. Kun tiaj pensoj, ni streĉu niajn emojn, pretaj por partopreni kaj kontribui! Eko tra deko! Stefan MACGILL, Roterdamo, 12 januaro 2010
IPR 10/15
— pàgina 6 del PDF —
La nova estraro de ILEI Stefan MacGill (prezidanto) Naskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de NovZelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972. Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (6975), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo (la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (197786). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO (77-79), prez. (1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj ekde 2000). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95). Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Kunlaboras en la lanĉado de la ekzamenoj de UEA/ILEI laŭ la Eŭropaj normoj kun oficiala agnosko. Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas E-instrumaterialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) – denaskajn esp-istojn. Eldonaĵoj: 1979 La laŭta vekhorloĝo. 32-paĝa legolibro. 1981 Tridek roluloj. 84 paĝoj. Kvin teatraĵetoj por lingvo-lernantoj. 1985 Pordoj. 88 paĝoj. Simplaj teatraĵetoj por lingvo-lernantoj. 1986 Streĉ’ eĉ, Steĉj Skeĉ’. 88 paĝoj. Ne-simplaj skeĉoj. 1989 La laŭta vekhorloĝo. 200 paĝoj. HEA. Kvar rakontoj kun ekzercoj. 1989 Gvidilo por la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. 1991 Najbaroj kaj boroj. 216 paĝoj. Edistudio. Du teatraĵoj kun ekzercoj. 1991 Tendaraj tagoj: kajero 1: (1991), kajero 2 (1992), kajero 3 (1993) 1996 Mazi en Gondolando: traduk-helpado. Apoga materialo (ne eldonita). 1998 Ekzercoj por la vid-bendo ‘Pasporto al la Tuta Mondo’. 2006 Kontribuinto kaj kunlaborinto en Manlibro de Esperanto, ILEI, 200p. 2007 Nemave Edifi, FEL, 264 p. Kvar teatraĵoj, sep eroj.
IPR 10/16
— pàgina 7 del PDF —
Duncan Charters (vicprezidanto) Magistriĝis pri la franca kaj hispana lingvoj ĉe la Universitato de Cambridge (Kembriĝo), Anglio, kaj doktoriĝis pri la hispana lingvo kaj literaturo ĉe la Universitato de Indiana en Usono, kie li dediĉis sin ankaŭ al pedagogio de la lingvoinstruado kaj servis kiel kursgvidanto de la unua semestro de la hispana lingvo kaj intensiva somerprogramo. Poste instruis en diversaj programoj ĉe la Lernejo por Internacia Trejnado (School for International Training of the Experiment in International Living, nun World Learning en Vermont), la Ŝtata Universitato de San-Francisko (SFSU-NASK), kie li instruis ĉiujn nivelojn de E-o inkluzive pedagogion, Wabash College, kaj California State University Humboldt. Ekde 1974 instruas ĉe Principia College, Ilinojso, la hispanajn lingvon, kulturon kaj literaturon, gvidas programon por rajtigo de lingvoinstruistoj instruante pedagogion de la lingvoakirado kaj gvidas lingvocentron kaj kursojn pri aliaj lingvoj inkluzive Esperanton laŭ la intereso kaj bezono de studentaj programoj okazantaj eksterlande. Servis kiel prezidanto de ILEI kaj de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA/ILEI.
Julija BATRAKOVA Naskiĝis la 29-an de julio 1975 en la verda rusa urbo Ĉeboksaro (ĉefurbo de respubliko Ĉuvaŝia), kiu situas sur la bordo de la rivero Volga. Post mezlernejo studis ekonomion en la Ĉuvaŝa Agrikultura Akademio. Samtempe partoprenis en la baza trimonata kurso de E-o. Ŝia unua E-aranĝo estis OkSEIT (Okcidenta Semajna Esperantista Internacia Tendaro). Komencis labori ĉe rusa impostservo, fariĝis membro de E-klubo. Saŝa BLINOV inspiris la klubon organizi Lingvan Festivalon. Kaj ŝi aktive helpis dum la 2-a, 3-a kaj 4-a Festivaloj, ĉefe pri financoj. Ili havis sukceson kaj nun tio fariĝis jam historio, esperantistoj de aliaj urboj kaj landoj transprenis la ideon. Partoprenis en 1998 en la IJK en Hungario kaj vere ekparolis Esperante. Kaj poste sekvis IJK en Strasburgo kaj aranĝoj en Germanio kaj Hungario. IPR 10/17
— pàgina 8 del PDF —
En la jaro de la jarcentŝanĝo translokiĝis al Nederlando. Lernis la nederlandan lingvon, eklaboris ĉe librotenista firmao, vizitis la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo kaj hazarde trovis la vojon al la E-Instituto en Hago. Kelkfoje partoprenis en printempaj renkontiĝoj de nederlandaj esperantistoj kaj en aŭtunaj – de flandra/belga klubo. Tri jarojn plenumas la taskon de kasisto ĉe NGGE (Nederlanda Grupo de Geinstruistoj de Esperanto). Ilia grupo havas pli-mapli 30 entuziasmajn membrojn. Ili eldonas la gazeton `NGGE sciigas` kaj ĉiujare organizas Studotagon. Zorgas pri la administrado kaj jarfinaj dokumentoj, kiel bilanco kaj financa raporto, same kun la estraro – buĝeto por venonta jaro. Samtempe laboras ĉe librotenista firmao kaj plenumas la taskojn enkomputiligi la administracion de klientoj, kalkuli la rezultojn kaj impostojn, fari enspezdeklaraciojn, raportojn por enterprenantoj kaj privataj personoj kaj pri diversaj aliaj financaj demandoj. Julián HERNÁNDEZ ANGULO Naskiĝis en Havano (Kubo) la 8-an de aŭgusto 1953. Diplomiĝis kiel instruisto pri la angla en 1978. Laboras kiel instruisto ekde 1973. Ekde la jaro 2000 laboras en la Pedagogia Universitato de Havano. Eklernis E-on en 1979 kaj post unu jaro komencis instrui ĝin en sia asocio. Profitis siajn spertojn kiel lingvoinstruisto por helpi la kolegojn de la asocio diversmaniere. Gvidis plurajn seminariojn por instruistoj en la lando. Verkis ekzercarojn por la lernado de Esperanto en Kubo kaj verkis kun aliaj kubaj instruistoj aliajn lernomaterialojn. Ekde l981, estas nacia estrarano de Kuba E-Asocio kaj oficis kiel prezidanto de la asocio de 1990 ĝis 1999. De 2005 ĝis la nuntempo oficas kiel prezidanto de KEA. Instruas E-on en sia lando ekde 1980. Partoprenis en multaj E-kongresoj kaj renkontiĝoj kaj en Kubo kaj eksterlande. En 1994 sukcese trapasis la Mezan Ekzamenon de ILEI dum la ILEI-Konferenco en Kang Nam, Suda Koreio. Poste fariĝis membro de la Internacia Ekzamena Komisiono. Prelegis pri E-instruado en kelkaj ILEI-konferencoj kaj en la du lastaj Tagoj de la Lernejo kaj en Roterdamo kaj en Bjalistoko. Elektiĝis kiel estrarano de ILEI dum la ILEI-Konferenco en Krakovo, Pollando. Estas Ckomitatano de UEA. IPR 10/18
— pàgina 9 del PDF —
Małgosia (Małgorzata J.) KOMARNICKA Polino. Loĝas en Lubin (sudokcidenta parto de Pollando). Altlerneja edukiteco pri morfosciencoj, studentino de postdiplomaj studoj pri interlingvistiko ĉe Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano. Membro de Silezia E-Asocio (ekde 2006). Ekde oktobro 2006 membro de ILEI-PL kaj ekde la 3-a de junio 2007 sekretario de ILEIPL. Prezidanto de LKK de 42-a ILEI-konferenco (2009) kaj partoprenanto de GrundtvigAsistanteco (2009-2010). Zorgas pri interreta paĝo de pola ILEI-sekcio, de tempo al tempo skribas artikolojn por E-revuoj. Parolas, krom Esperanto, la rusan, francan kaj germanan. Jen kion ŝi skribas pri si mem: «Kiel sekretario mi okupiĝos pri organizaj, oficaj kaj administraj aferoj de ILEI. Mi zorgos pri bonaj interhomaj rilatoj. Mia kutimo estas agi anstataŭ paroli, kaj se mi anticipe scias, ke mi ne sukcesos kvalite labori, prefere mi rezignas antaŭ ol kaŭzi gravajn problemojn.» Zsófia KÓRÓDY Naskiĝis en Hungario. Parolataj lingvoj: la hungara (gepatre), angla, E-o, germana, rusa (baza). Inter 1975 kaj 1980 studis en la Universitato ELTE (Budapeŝto) en la fakoj angla, hungara kaj E-o. Estas diplomita instruistino pri tiuj 3 lingvoj. 1980-87: dungito de HEA (respondeca pri instruado kaj ekzamenado). 1980-81: partatempa instruistino de E-o en bazgrada lernejo. 1987-2003: instruistino pri la angla kaj E-o en Németh László-Gimnazio. 1989-97: instruistino de la angla en la Budapeŝta Teknika Universitato. 1994-98: partatempa dungito de la Akademio de Belartoj: instruistino de la angla kaj respondeculo pri internaciaj kontaktoj.
IPR 10/19
— pàgina 10 del PDF —
1995-2006: mentoro pri instrupraktiko: en sia mezlernejo ŝi gvidis kaj superrigardis la instrupraktikon de la studentoj el 3 budapeŝtaj universitatoj. E-aktiveco: gvidis/as lingvokursojn, ankaŭ rekt-metode, organizis tendarojn, konferencojn (ekz. ILEI-Konferenco en 1981), landajn Erenkontiĝojn. Iamaj/nunaj titoloj, funkcioj: vicprezidanto de HEJ (Hungara E-Junularo), komitatano de TEJO, vicprezidanto de TEJO, helpantoorganizanto de TEJO- kaj UEA-kongresoj en Hungario en 1983, estrarano de HEA, gvidanto de Instru- kaj Ekzamenkomisiono de HEA, rajtigita ekzamenanto de IEK, ekstera kunlaboranto respondeca pri E-instruado ĉe la Hungara Edukministerio, ekzamenanto por E-o ĉe la hungara ŝtata lingvoekzamenkomisiono (ITK), honorofica kunlaboranto/instruisto por Interkultura Centro en Herzberg, komisiito de GEA por instruado. Ekde 2006 estro de la germana ILEI-sekcio. Publikaĵoj: artikoloj en E-gazetoj, Gramatika Ekzercaro (eldonis: Hungara E-Asocio, Bp. 1987. – 105 p.), kunlaboranto de Hungara–Esperanta Meza Vortaro (HEA, 1996).
Radojica PETROVIĆ Naskiĝis en 1949. Magistro pri aktuaria matematiko, asistanto ĉe la Katedro de informteknologioj en la Teknika fakultato Čačak de la Universitato de Kragujevac, Serbio. Esplorinteresoj: informadiko, asekurado, kvalitmastruma sistemo, metodiko de prikomputila kaj perkomputila instruado kaj lernado, interkultura pedagogio. Publikigis infan-gazetan E-kurson, beletrajn tradukojn el kaj al Esperanto, originalajn Eversaĵojn por infanoj kaj recenzojn. Fake verkis kaj prelegis en la lingvoj serba, angla kaj Esperanto. Instruis Eon en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj Esperanto-metodikon en seminarioj por E-instruantoj en Eŭropo, Azio kaj Afriko. Organizis internaciajn renkontiĝojn kaj seminariojn, aplikigis la projekton Interkulturo en Serbio kaj kunordigas ĝin ekde 2003. Estis prezidanto de Serbia kaj Jugoslavia Esperanto-Ligoj (1989 – 1994) kaj A-komitatano de UEA (1995 ĝis 2007). Membro de ILEI ekde 1991 kaj ĝia prezidanto ekde 2003 ĝis 2009. IPR 10/110
— pàgina 11 del PDF —
Stipendioj por trejnseminarioj kaj konferenco de Radojica PETROVIĆ (Serbio) ILEI realigos dum la jaro 2010 du trejnseminariojn por E-instruistoj kaj instruemuloj celante formadon de kursgvidantoj kaj realigantoj de la projekto Interkulturo, kaj ilian praktikan aktivigon dum kaj post la seminarioj. La trejnado estas planata por esperantistoj kiuj: ° scipovas la lingvon relative altnivele kaj volas plifirmigi la scipovon ° interesiĝas pri instruado de E-o kaj pri la interkultura aliro al lingvoinstruado ° deziras kaj pretas aktiviĝi pri aplikado de E-o al interkultura edukado kaj lernado. La relative alta scipovo ĉi-kaze signifas, ke la kandidato komprenas senprobleme prezentadojn kaj legomaterialojn pri pedagogiaj kaj kulturaj temoj, komprenigas sin parole kaj skribe kun evidenta scio de la gramatikaj reguloj kaj vortostoko adekvata por normala konversacio. Laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KER, vd. http://www.coe.int/T/DG4/ Portfolio/documents/globalscale_esperanto.pdf) tio signifas lingvoposedon je la niveloj B1/B2/C1. Laŭ la tradiciaj ekzamenoj de ILEI/UEA, tio ekvivalentas al la nivelo de elementa aŭ meza ekzamenoj. La unua seminario okazos enkadre de SES en Slovakio, 2-10/07/2010 (http://eo.lernu.net/pri\_lernu/renkontighoj/SES/instruado.php) kaj estas organizata kunlabore kun E@I. La aliĝilon vi trovos ĉe http://eo.lernu.net /pri_lernu/renkontighoj/SES/aligxilo.php. La dua estos dum la konferenco de ILEI, 11-17/07/2010 en Matanzas, Kubo. Ĉe http://www.esperantomexico.org/eo/taxonomy/term/9 vi trovos la bazajn informojn pri ĝi kaj ligilojn al la aliĝilo kaj la Unua Informilo kun pliaj detaloj. Por 10 partoprenantoj en la unua seminario kaj minimume 5 unuavice latinamerikanoj en la dua, kiuj plenumos la ĉi-supre prezentitajn kondiĉojn, ILEI donos stipendion por kovri la kotizojn, restadkostojn kaj, eventuale, parton de vojaĝkostoj. La Amerika Komisiono de UEA donos el aliaj fontoj pliajn stipendiojn por la seminario en Kubo. La kriterioj por elekto estas: ° certeco pri kontribuo de la kandidato al la celoj de la seminario kaj postseminaria laboro ° ĝisnuna kontribuo al disvastigado de E-o; la nivelo de scipovo de E-o ° sumo de la kostoj kiujn la kandidato povas mem pagi ° rekomendo de ILEI-sekcio aŭ alia E-institucio.
IPR 10/111
— pàgina 12 del PDF —
Demandaro por petantoj de stipendio 1. Familia(j) nomo(j) : _______________________ 3. Vi estas: 2. Persona(j) nomoj(j): ______________________ viro Ο / virino Ο 4. Naskiĝdato ____________________ 5. Lando __________________ 6. Plena adreso _______________________________________________ 7. Retadreso _________________________________________________ 8. Telefono (hejma) ________________ 9. Poŝtelefono _____________ 9. Profesio / okupo ____________________________________________ 10. Aliaj konoj kaj lertoj? ______________________________________ 11. Ĉu vi iam partoprenis internaciajn E-aranĝojn? Kiu(j)n, kie, kiam? ___________________________________________________________ 12. Por kiu seminario vi petas la stipendion: en Slovakio Ο / en Kubo Ο 13. Se en Kubo, ĉu vi povas resti pli longe por UK kaj IJK? ___________ 14. Kiel vi lernis Esperanton? __________________________________ 15. Kiam vi komencis? ___________________________________ 16. Ĉu vi estas membro de iu landa aŭ internacia Esperanto-asocio? Kiu(j)? ____________________________________________________________ 17. Pritaksu vian E-lingvonvelon: baza Ο // meza Ο // alta Ο // tre alta Ο 18. Ĉu via E-organizo, aŭ alia aktiva esperantisto, rekomendas vin por la stipendio? Se jes, bonvolu aldoni la rekomendon. ________________ 19. Ĉu vi pretus helpi la organizantojn por diversaj aranĝoj dum aŭ post la seminaria semajno? Kiel? _____________________________________ 20. Ĉu vi iel kontribuis al la disvastigo de Esperanto? Kiel? ___________ 21. Kiel vi intencas estonte kontribui al la disvastigo de Esperanto utiligante la sciojn kaj lertojn akiritajn dum la seminario? Priskribu laŭnecese detale. _________________________________________ 22. Se vi aliĝos al la E-aranĝoj en Kubo, julio 2010, ĉu vi pretus antaŭ kaj/aŭ post la kongreso labori kelkajn horojn por la Amerika Komsiono de UEA? _________________________________________________ 23. Kiom alte vi taksas viajn vojaĝkostojn ĝis: Slovakio _____ / Kubo ____ 24. Ĉu vi povas mem pagi la vojaĝkostojn, aŭ kiun parton vi povas mem pagi? ______________________________________________________ 25. Ĉu vi volas partopreni en antaŭseminaria lernado kaj komunikado kun aliaj partoprenontoj prepare por la seminario? ______________________ Interesatoj bonvolu retajpi/reskribi la demandaron, aŭ transpreni ĝin el la retejo ilei.info, respondi kaj sendi ĉu papere ĉu rete al la estrarano pri edukprojektoj. Por viaj respondoj uzu tiom da spaco kiom vi bezonas.
IPR 10/112
— pàgina 13 del PDF —
Limdato: la 15-a de marto 2010. Ni invitas la landajn sekciojn kaj partnerojn de ILEI kuraĝigi kaj proponi siajn kandidatojn konforme al la prezentitaj kondiĉoj kaj kriterioj. Ni anticipe dankas tiujn kiuj materie subtenos la seminariojn per enpagoj al 1) ILEI (konto ilek-a ĉe UEA, kun indiko “Seminario Kubo 2010”, aŭ Seminario SES 2010) (Informoj pri pagoj al UEA: http://www.uea.org/alighoj/pag\_manieroj.html) 2) Amerika Fondaĵo de UEA, (Informoj pri pagoj al UEA: http://www.uea.org/alighoj/pag\_manieroj.html) 3) Fondaĵo Mondo (en Germanio), kontonumero: 151100004, gvidn-ro: 60090100, Stuttgarter Volksbank. El eksterlando: IBAN: DE21600901000151100004 // BIC: VOBADESS, Stuttgarter Volksbank. 4.) Fondaĵo “Esperanto al Ameriko”, Konto: stif-r ĉe Flandra Esperanto-Ligo IBAN: BE66 0000 2653 3843, BIC: BPOTBEB1, Postbank, Koloniënstraat 56, BE-1000 Brussel. Ni precipe dankas tiujn, kiuj jam enpagis sian subtenon por nepagipovaj aliĝontoj de la ILEI-konferenco en Kubo 2010. Radojica PETROVIĆ, estrarano pri edukprojektoj (adreso sur p.2)
Konferenca ĝisdatigo UEA anoncis siajn flugproponojn; vizitu ilian hejmpaĝon por informoj. Dudirektaj flugprezoj el Eŭropo ekde €560 estas akireblaj. Tiuj biletoj validas dum 21 tagoj post la ekfluga dato, la restado devas inkluzivi la tagojn de la UK kaj oni devas esti UK-ano. Oni mendas rekte tra Cubana. Ankaŭ ofertoj el Ameriko ekzistas. Esperantotur el Pollando ofertas pakaĵojn kiuj inkluzivas nian konferencon. Aliĝoj alvenas por la konferenco, kune kun donacoj al Fondaĵo Dazzini, kiu permesos al ni inviti kubajn kaj apudlandajn instruisto-kolegojn al nia konferenco kaj ĝia trejna seminario. Ni kore dankas al: Duncan Charters €100; Ana Montesinos de Gomis €75; Synnöve Mynttinen €1 200; Claude Nourmont €84; Marija Jerković €5; UEA €500. Sume por Kubo: €1 964.
IPR 10/113
— pàgina 14 del PDF —
EU-programoj: ebloj por Esperanto de Kristin TYTGAT (Instituto Erasmus Bruselo/Brusela Libera Univ.), <kristin.tytgat@ehb.be> Eŭropa Unio ofertas abundon da programoj por interuniversitata kunlaboro kaj ili ne nur celas la membroŝtatojn. Estas do bona ideo esplori kiuj programoj povus utili al la E-movado. En tiu rilato E-o povas esti ligilo inter universitataj profesoroj, kaj ne devas esti nepre celo. Estas ja multe da universitatoj kie instruas esperantistoj kiuj ne nepre instruas E-on. Ili spertas pri sia fako, sed konas E-on aŭ eĉ aktivas en la E-movado. E-o povus do esti aldona valoro, plia eblo en la interuniversitata kunlaboro. Ĉar EU estas demokratia, burokrata organizo, oni devas tre strikte sekvi la regulojn de tiuj programoj por ricevi subvenciadon. Tio estas klara kondiĉo por havi ŝancon partopreni en ili. Kelkfoje esperantistoj emas adapti gvidliniojn al siaj bezonoj aŭ prioritatoj. Tio ne eblas en tiu ĉi kunteksto. EU permesas kaj stimulas kunlaboron pri kio ajn inter universitatoj, tiel longe kiel la studobjekto antaŭenigas la eŭropan dimension kaj la agantoj obeas la regulojn de la projektoj. En tiuj kondiĉoj devas esti ŝanco por esperantistaj profesoroj eniri iun eŭropan kunlaboron. Problemo de la lastaj jaroj estas, ke la EUprojektoj fariĝas multe tro grandaj. Certe al la E-movado mankas la homfortoj realigi aŭ eĉ partopreni en tiaj ampleksaj projektoj. Kio estas realigebla por ni? Unue ni devas decidi kion ni volas atingi per tiuj programoj: − Ni povas interŝanĝi studentojn aŭ/kaj profesorojn. − Ni povas krei aŭ partopreni en eŭropaj retoj inter universitatoj. EU tre ŝatas, ke fakuloj havu kontaktojn, interŝanĝu siajn sciojn kaj regule renkontiĝu. Tion ĉion ankaŭ esperantistoj ŝatas. − Ni povas entrepreni komunajn esplorprojektojn, ekzemple pri temoj ŝatataj de la E-movado: multlingveco, interkultura komunikado, … Mia universitato jam membras en reto pri multlingveco subvenciata de EU.
IPR 10/114
— pàgina 15 del PDF —
Ni povas organizi renkontiĝon de profesoroj kvankam EU ne subvencias sciencajn kongresojn. − Aliaj ebloj kiel la organizo de intensivaj programoj aŭ staĝoj por studentoj estas verŝajne ne tro realismaj por la E-movado. Ni unue parolu pri la Erasmus-programo de EU, kiu plej verŝajne ofertas konkretajn eblojn por la E-movado sen tro da peza prepara laboro. −
1. LLP (Lifelong Learning Programme = «programo por lernado dum la tuta vivo». Vidu: http://ec.europa.eu.llp) 1) Erasmus EU jam dum 20 jaroj organizas la programon Erasmus, kiu ĉefe celas interŝanĝojn kaj nun estas parto de la grandega LLP-programo. Oni ofte diras, ke la plej sukcesaj atingaĵoj de EU estas la eŭro kaj … Erasmus. 31 landoj (do pli ol la 27 EU-membroŝtatoj) kaj 3100 universitatoj partoprenas en LLP. Tio estas 90% de la universitatoj en Eŭropo. Dum 20 jaroj (1988-2008) jam proksimume 1,7 milionoj da studentoj studis en alia lando kadre de Erasmus. EU donas stipendion por tiu studperiodo en eksterlando. La studorezultoj de la studento eksterlande devas esti agnoskitaj en la hejma universitato pere de kreditpoentoj. Ĉio okazas en la kadro de la Bologna-procezo kiu volas harmoniigi kaj unuformigi universitatajn programojn en Eŭropo. La nomo Erasmus rememorigas pri la klerulo Erasmus de Roterdamo (1465-1536), kiu studis vojaĝante tra Eŭropo kaj laboris en la tiamaj grandaj universitatoj de Eŭropo kiel Parizo, Loveno kaj Cambridge. Komence EU elektis por siaj programoj belajn nomojn de eŭropaj kleruloj (Socrates, Leonardo kaj aliaj). Lastatempe pli kaj pli bedaŭrinde ĝi elektas anglalingvajn akronimojn, kiuj estas unuavide sensignifaj kaj kiuj krome estas tre malfacile memoreblaj: ACP, TEP, ICI ECP, LLP… Komence fakte ankaŭ la nomo Erasmus estis mallongigo, sed ne tro indas nun mencii la plenan komencan nomon. La LLP-programo validas nun de 2007 ĝis 2013 kaj disponas pri 7 miliardoj da eŭroj. La universitatoj kiuj partoprenas devas esti agnoskitaj de EU. En LLP ekzistas centralizitaj kaj malcentralizitaj agadoj. Malcentralizitaj estas grandparte organizitaj de la membroŝtatoj mem: Erasmus estas ekzemplo de tio, kio signifas, ke ekzemple la alteco de la stipendioj
IPR 10/115
— pàgina 16 del PDF —
povas tre malsami de unu lando al la alia. La centralizitaj agadoj estas en la mano de la Eŭropa Komisiono de EU, pli precize de EACEA, Plenumagentejo por Edukado, Aŭdvida Sektoro kaj Kulturo. Oni povas nomi la Erasmus-programon la motoro de la modernigo kaj alproksimiĝo de la diversaj eduksistemoj en Eŭropo. Leonardo da Vinci, kiu ebligas praktikajn staĝojn por studentoj, nun ankaŭ estas parto de LLP. Cetere, en tiu ĉi artikolo mi nur pritraktas la LLP-programerojn, kiuj celas la kunlaboron inter universitatoj. Ekzistas ja ankaŭ Comenius, Grundtvig kaj aliaj programeroj por kunlaboro je alia nivelo. Studi kaj labori eksterlande donas al EU-civitano pli larĝan konon de la kulturoj de Eŭropo, altigas la interkulturajn kapablojn kaj ankaŭ la konon de si mem. Pro tio la interŝanĝoj estas grava ero en la edukpolitiko de EU. Tiuj celoj estas tre valoraj ankaŭ por esperantistoj. Tial ni esploru kiel ni povas partopreni en LLP/Erasmus. La avantaĝo de Erasmus estas, ke ne temas pri vera projekto kun multe da farenda laboro en malmulte da tempo, sed pri duflanka kunlaboro inter universitatoj. En la duflanka kontrakto la du partneroj mem decidu, kion ili entreprenos komune. Mi menciu ĉi-rilate konkretan ekzemplon: mia instituto en Bruselo jam kunlaboris dum jaroj kun la Universitato A. Mickiewicz en Poznano. Ni organizis interŝanĝojn por studentoj kaj profesoroj rilate al la pola kaj la nederlanda lingvoj. Estis sufiĉe facile por d-ro Ilona KOUTNY el Poznano kaj mi konvinki ambaŭ universitatojn plilarĝigi la kontrakton tiel, ke ankaŭ la interlingvistikaj studoj de Poznano fariĝu parto de la Erasmus-programo kaj la interŝanĝoj povu ricevi EU-subvenciojn. Interŝanĝotaj studentoj povas ricevi stipendion nur de la propra universitato. La minimuma periodo por studi eksterlande estas tri monatoj, la maksimuma 12. Ili devas kandidatiĝi laŭ la proceduroj de la hejmuniversitato, prezenti por la eksterlanda studperiodo studprogramon kiu enhavas sufiĉe da kreditoj kaj kiu estu aprobita de la hejma kaj de la gastuniversitato. La ekzamenrezultoj poste devas esti agnoskitaj de la hejmuniversitato. Studentoj ne pagas registriĝmonon eksterlande kaj povas tie studi ekde la dua studojaro. La alteco de la stipendio dependas de la hejmlando. Profesoroj povas viziti la eksteran partneron dum periodo de kelkaj tagoj ĝis ses semajnoj por priparoli la interŝanĝojn de studentoj aŭ por mem instrui (minimume 5 instruhoroj). Ankaŭ profesoroj ricevas stipendion de la propra universitato, sed ankaŭ ĉi tie la altecon de la subvencioj decidas la IPR 10/116
— pàgina 17 del PDF —
hejmlando. Ankaŭ administra personalo povas vojaĝi kaj trejniĝi eksterlande. Por la malmulte uzataj kaj instruitaj lingvoj EU donas apartajn subvenciojn por lingvokursoj en la koncerna lando antaŭ la komenco de la semestro (EILC-lingvopreparado). La kursoj daŭras de 3 ĝis 6 semajnojn, enhavas 60 instruhorojn kaj donas studokreditojn. Universitatoj povas organizi intensivajn programojn (IP) kun siaj kaj kun eksterlandaj studentoj. La aranĝo daŭras kelkajn tagojn. Pli realigebla por la E-movado estas eble la ellaboro de komunaj studprogramoj (CD): oni povas plibonigi ekzistantajn aŭ krei novajn programojn helpe de la alia(j) partnero(j). “Universitatoj povas evoluigi studprogramojn, kiuj aktive subtenas multlingvecon, lingvistikan diversecon, interkulturajn interŝanĝojn en la eŭropa socio.” (El la LLP-gvidlinioj: propra traduko). Por esplori eblan estontan kunlaboron, EU antaŭvidas preparajn vizitojn por profesoroj. 2) En la transversa agado (agado numero 2) lingvoj ludas gravan rolon. Ĉi tie eblas peti multflankajn projektojn kun atento je: − malofte uzataj lingvoj − mondaj lingvoj: rusa, japana, ĉina, araba,… − interkultura kompreniĝo − evoluigo de metodologioj por instrui lingvojn − stimulo de multlingva interkompreniĝo − stimulo de lingva diverseco. Oni povas ankaŭ sub tiu ĉi agado krei retojn, por ke eŭropaj universitatoj estu en kontakto. En tiu ĉi kunteksto oni povas krei ekzemple katedron pri multlingveco kaj interkultureco aŭ esplori la lingvolernadon de junaj infanoj. 3) La programero Jean Monnet en LLP koncentriĝas al la eŭropa integriĝo kaj povas okupiĝi pri instruado, esplorado kaj reflektado pri tiu ĉi temo. Ebla laborkampo povas esti: EU kaj la dialogo inter popoloj kaj kulturoj. 2. ERASMUS MUNDUS Ĉi tie temas pri kunlaboro de EU-landoj kun universitatoj en la tuta mondo, kun la celo altigi la kvaliton ĝenerale kaj stimuli la interkulturan kompreniĝon. Aparte interesa ĉi tie estas la agado numero 2, kiu temas pri
IPR 10/117
— pàgina 18 del PDF —
partnerecoj por la interŝanĝoj de profesoroj kaj studentoj. Mia konsilo al esperantistoj ĉi tie estus provi aliĝi al la jam ekzistantaj projektoj de via universitato, ĉar la konkurenco en EU por akiri financadon inter la diversaj projektoj estas tre granda. 3. TEMPUS (CARDS-TACIS-MEDA) Tempus subtenas la modernigon de universitatoj en la okcidentaj Balkanoj, en lando de eksa Sovetunio escepte de la baltaj ŝtatoj kaj en landoj apud Mediteraneo escepte de la EU-landoj. Ĉar temas pri grandegaj projektoj, ili eble ne estas celitaj al esperantistoj. 4. Edulink, ACP Scienca kaj Teknologia Programo Tiu ĉi programo estas por Afriko, Karibaj kaj Pacifikaj landoj. Ĝi estas esplorinda. 5. TEP Transatlantikaj Interŝanĝaj Partnerecoj kun Kanado kaj Usono (Atlantis). Por tiuj ĉi projektoj ekzistas malgranda ŝanco je sukceso, ĉar ili devas enhavi elementon de renovigo, kiun estas tre malfacile trovi. 6. ALFA III/ALBAN Tiu ĉi programo estas por landoj de Latinameriko kaj iniciatoj devus esti kontrolitaj de esperantistoj rilate al la realaj ebloj. 7. ASEM-DUO Ĝi estas interŝanĝoprogramo por profesoroj kaj studentoj inter Eŭropo kaj Azio. 8. ICI EP Temas pri programo inter EU kaj Aŭstralio, Nov-Zelando, Japanio kaj SudKoreio. KONKLUDO Por ĉiuj programoj ekzistas gvidlinioj en la reto, kiujn oni devus atente pristudi antaŭ ol komenci iun ajn preparlaboron por projekto. EU estonte specife esploros la kunlaboreblojn kun jenaj landoj: Ĉinio, Barato, Israelo, Brazilo kaj Meksiko. Temas pri landoj, kiuj estas gravaj ankaŭ en la E-movado. Ni sekvu do la direkton en la eksteraj rilatoj de EU. IPR 10/118
— pàgina 19 del PDF —
Jubileaj aranĝoj pri István Szerdahelyi en 2009 de Ilona KOUTNY (Pollando/Hungario) Al. la du gravaj jubileoj de 2009 – la 150-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof kaj la 100-jara datreveno de Lapenna – aliĝis la rememoroj pri István Szerdahelyi (1924-87). Lian ekzemplodonan figuron kaj sindediĉan agadon por la lerneja, speciale superalerneja instruado de Esperanto prezentis artikolo en IPR 09/3. ILEI festis sian iaman prezidanton dum sia konferenco en Krakovo per la prelego de Ilona KOUTNY. Dum la bjalistoka UK mallonga simpozio (sub la aŭspicio de AdE kaj CED) estis dediĉita al István Szerdahelyi. Prezentis lin kaj lanĉis la libron Abunda fonto omaĝe al li Ilona KOUTNY, redaktinto, lia iama studentino kaj posteulo en ELTE dum jardeko.
Memorfesto en Budapeŝto (30 aŭg. 2009) kun familianoj de Szerdahelyi Liajn – daŭre aktualajn – temojn traktis liaj iamaj gestudentoj kaj kolegoj, kiujn li iel influis: Probal DASGUPTA analizis la morfeman sistemon de E-o; Renato CORSETTI la propedeŭtikan valoron de Esperanto de Szerdahelyi ĝis Springboard (IPR 09/4-10/1). Zsófia KÓRÓDY prezentis la provojn de Szerdahelyi enkonduki E-on en la instrusistemon de fremdaj lingvoj; István ERTL specifajn aspektojn de tradukado el kaj al E-o. La specifaĵojn de la
IPR 10/119
— pàgina 20 del PDF —
Esperanta leksikografio kaj uzon de komputiloj en leksikografio skizis Ilona KOUTNY, kiu gvidis la programon. Tuttaga memorfesto dediĉita al prof. Szerdahelyi sekvis en Budapeŝto la 30an de aŭgusto [vd la foton sur p.19.] kun partopreno de lia familio (edzino, du filoj, 5 nepoj). Enkondukis la memortagon Imre SZABÓ, prezidanto de HEA, rememoris pri la meritoj de Szerdahelyi la nova ILEIprezidanto, Stefan MACGILL, kaj transdonis salutojn Zlatko TIŜLJAR, kiu poste prezentis filmitan intervjuon kun la festato. Post la prezento de la vivo kaj verko de prof. Szerdahelyi fare de Ilona KOUTNY kaj transdono de la memorlibro, alparolis la filo, Balazs SZERDAHELYI. Prelegis iamaj hungaraj kolegoj kaj studentoj: Blazio VAHA pri gramatikaj temoj de Szerdahelyi, Árpád RÁTKAI skizis la vojon de Zamenhof ĝis Szerdahelyi, György NANOVFSZKY traktis lingvopolitikon, Márta KOVÁCS la novajn lingvoekzamenojn, Zsófia KÓRÓDY kaj István ERTL. Kvankam lia granda atingo, la E-fako de ELTE finis sian agadon en 2009, liaj disĉiploj plu agas.
Post Szerdahelyi-prelego en Sarlanda kultura semajnfino (Homburg)
IPR 10/120
— pàgina 21 del PDF —
La 25a Arkones, kultura aranĝo de Poznano (18-20.09-09) gastigis same prelegon pri la elstara hungara pedagogo. Prelegaro pri Szerdahelyi estis en la fokuso de la Sarlanda kultura semajnfino (Homburg, 2022.11.2009), kiu ebligis al Ilona KOUTNY prezenti pli detale la agadon de la grava interlingvisto, esperantologo, revokante ankaŭ liajn fotojn kaj voĉon. La germanlingva GIL-konferenco (28-30.11) en Berlino traktis la influon de gravaj personecoj al interlingvistiko, kie ne povis manki prezento de la kontribuo de István Szerdahelyi (fare de I. KOUTNY). Liaj artikoloj kaj libroj (kvankam malfacile alireblaj) meritas pli grandan atenton, ĉar liaj ideoj ankaŭ nun estas validaj.
Szerdahelyi, Frank kaj Springboard: kion komunan ili havas? (mallongigita versio, II-a parto1) de Renato CORSETTI (Italio) 3. La rolo de Helmar FRANK Helmar G. FRANK naskiĝis la 19-an de februaro 1933 en Waiblingen. Li estis profesoro pri kibernetiko kaj prezidanto de AIS Sanmarino. FRANK estis jam konata kiel sciencisto pri kibernetika instruado en neesperantistaj rondoj tra Eŭropo, kiam li ekaktivis pri E-o. Li, tamen, vivis en lando kaj en tempo en kiu la ĉefa problemo estis la lernado de la angla. Pro tio FRANK estis devigata evoluigi teorion, kiu pravigus la uzon de E-o por posta lernado de la angla. Lia modelo estis prezentita en tre rafinite matematika maniero, kiu kovris la bazan ideon pri ŝparo de tempo per dediĉado de la unua periodo al lernado de E-o kaj nur poste de la angla. FRANK profitis sian universitatan pozicion en la universitato de Paderborn por lanĉi en la 70-aj jaroj ambician programon, kies nomo estis «Lingva Orientado». La praktika eksperimento, kiu okazis en tiu kadro, estis instruado de E-o antaŭ ol instruado de la angla al klasoj en la unuagradaj lernejoj (tria kaj kvara jaroj) en la lernejoj de la germana 1
La 1-a parto aperis en IPR 2009/4 p.4-8. La bibliografio kaj la originala prelego (ILEI-Konf., Krakovo, 23 jul. 2009) troveblas: www.ilei.info/pdf/Corsetti\_SzI.pdf
IPR 10/121
— pàgina 22 del PDF —
landoparto Niedersachsen [Niderzaĥsen]. Entute partoprenis 556 lernantoj, kiuj lernis E-on (parto dum unu jaro kaj parto dum du jaroj) antaŭ ol lerni la anglan. Oni mezuris la konon de la angla fine de la 5-a kaj 6-a jaroj kaj oni komparis la rezultojn kun tiuj de la kontrol-klasoj, kiuj ne estis lernintaj Eon. Laŭ FRANK la rezultoj montras pli grandan konon de la angla je 20% aŭ 30% depende de la longeco de la tempo, en kiu la infanoj lernis E-on antaŭ ol lerni la anglan. La rezultoj estas efektive atentindaj en si mem. Al tiuj oni aldonu, ke la lernintoj de E-o havas pli grandajn prilingvajn kapablojn ankaŭ pri la germana mem. Ni parolos poste pri tiu efiko de la lernado de E-o. Sed, iom surprize, la eksperimentaj klasoj ŝajnas havi pli bonajn rezultojn ankaŭ pri geografio kaj matematiko . FRANK kaŭzis sensacion en la E-mondo per ĉi tiuj tre favoraj rezultoj. Ne estas nia tasko nun paroli pri la mezuraj metodoj, kiuj eble parte respondecis pri la alteco de la favoraj rezultoj, sed certe la granda interesiĝo pri la lernofaciliga valoro de E-o en la lastaj jardekoj estas rekta merito de FRANK mem. Ni aldonu la fakton, ke FRANK havis grandan personecon kaj ke li estis tre aktiva ankaŭ, ĉar li estis la kreanto de tuta movado ĉirkaŭ universitata instruado kaj E-o. Ni jam diris, ke li estis prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj: AIS-Sanmarino, kiu kunordigis la utiligon de E-o por instruado universitatnivela. Tio, kio ne sukcesis, estis la transirigo de ĉi tiuj studoj al la neesperantistoj. Mi mem ne sukcesis trovi eĉ unu mencion pri la agado de FRANK aŭ de la ceteraj e-istoj en la faka literaturo neesperantista. Konklude la rolo de FRANK por popularigi inter e-istoj la koncepton, ke oni utiligu la lernofaciligan valoron de E-o por proponi instrui ĝin en lernejoj, estis giganta. Kvankam ILEI subtenis tion, ne estas duboj, laŭ mi, ke la plej granda merito estas tiu de FRANK. Ne temas pri malgranda merito, se oni pensas, ke en tiu periodo la eŭropaj e-istoj renkontis ĉiam pli da malfacilaĵoj proponi la instruadon de E-o al homoj, kiuj ĉefe volis lerni la anglan. Mi mem restas tre skeptika pri la ĝenerala valoro de la rezultoj de la eksperimento de FRANK. Tion mi jam diris en aliaj artikoloj kaj nun reasertas ĝin, sed tio nenion forprenas de la meritoj de li, kiel patro aŭ almenaŭ akuŝisto de ĉi tiuj konceptoj en la dua duono de la pasinta jarcento.
IPR 10/122
— pàgina 23 del PDF —
4. Preter FRANK Kiel mi jam diris, la neesperantista mondo tute ne ekkonis la rezultojn de FRANK aŭ simple ignoris ilin. Grandega parto de la ignoro ŝuldiĝas al la manko de prestiĝo de E-o, pro kio, ĉio kunligita kun ĝi, eĉ se plej science ellaborita, emas ne esti eĉ legata. «Ni volas lerni la anglan, ne ludi kun eksperimentoj de la pasinteco» asertas la plej realismaj fakuloj, kiuj ne komprenas esti kaptitaj de sia tempo kaj de la ideoj de sia tempo. Pro tio, dum daŭris la eksperimentoj laŭ la indikoj de FRANK oni ankaŭ komencis evoluigi aliajn esplordirektojn. Unu el ili estas la prilingvaj kapabloj, tio estas la efiko de la lernado de E-o al la kapablo rezoni pri lingvoj, inkluzive de la propra nacia lingvo. Vi memoras, ke ankaŭ la infanoj esploritaj de FRANK en Germanujo montris pli bonajn rezultojn en la germana. Unu eksperimento, pri kiu ni parolas ĉi tie, estas detale analizata en artikolo en la revuo Language Problems & Language Planning. Temas pri eksperimento bazita sur individuoj, kiuj apenaŭ povus esti nomataj dulingvuloj, ĉar ilia grado de kono de la dua lingvo estis plene komencanta. La infanoj estis 12-jaraj lernantoj de itala publika lernejo en unu el la malbonaj periferiaj kvartaloj de Romo (Aprilia). La eksperimenta grupo estis instruata pri E-o du horojn semajne dum la normala lernojaro de oktobro ĝis la fino de majo. La kontrol-grupo apartenis al la sama lernejo, kaj temis pri infanoj samaĝaj, kun la sama socia-kultura nivelo de la familioj (malalta por ambaŭ grupoj) kaj kun la sama intelekta nivelo (mezurita per la matricoj de Raven ). Ili (kaj la eksperimenta grupo kaj la kontrol-grupo) estis esplorataj pri la prilingva kapablo per testo utiligata en pluraj landoj, la tiel nomata TAM (Test di Abilità Metalinguistiche = testoj de kapablo translingva). Ili estis esplorataj per la itala versio de tiu testo rilate al la prilingvaj kapabloj en la itala, kaj ne en la lernata dua lingvo. Jen tre esence la rezultoj: Tabelo 1-a Meznombra poentaro akirita de la du grupoj pri la respondoj rilatantaj al prilingva konscio Kontrol-grupo Eksperimenta grupo • 1-a testo 24,85 24,98 • 2-a testo 27,08 27,96 • 3-a testo 30,76 47,02
IPR 10/123
— pàgina 24 del PDF —
La komparo de la du kolumnoj klare montras, ke el situacio de sameco la grupo, kiu lernis duan lingvon, akiris fine de la lerno-jaro konsiderindan superecon. Tio cetere ne devas multe mirigi. La supereco de dulingvuloj rilate al unulingvuloj ŝuldiĝas, kiel ni diris antaŭe, al la fakto, ke ili devas daŭre kompari la malsamajn strukturojn de du lingvoj. Kaj tio estas la samo, kion lernantoj estas devigataj fari en la lernejo, kiam ili lernas fremdan lingvon.
5. Nuntempe: Springboard Ĝuste pri la prilingva konscio koncentriĝas la esploroj de la universitato de Manchester pri la lernado de E-o en la projekto Springboard to languages. Bedaŭrinde tiuj esploroj estas ankoraŭ en la komenco, kaj la unuaj rezultoj ne ŝajnas indiki multon rilate al la lernfaciliga valoro de E-o. Eble temas pri tro malgrandaj infanoj, eble temas pri tro mallonga instru-tempo por E-o, sed oni trovas ankoraŭ tre malmultan efikon. Ĉi tie ni kopias la rezultojn (en traduko al E-o) el la dokumento de la Universitato de Manchester, kiu aperas en http://www.springboard2languages.org/Summary%20of%20eval uation,%20S2L%20Phase%201.pdf: «Ĉu Springboard helpas lerni aliajn lingvojn? La lernantoj estis invitataj kompreni la francan frazon: ‘Les oreilles de l’éléphant sont très grandes et le nez est très long’ [La oreloj de la elefanto estas tre grandaj kaj la nazo estas tre longa]. La solaj infanoj, kiuj sukcesis traduki la tutan frazon venis el la lernejo A. Interese! Ĉi tiuj du infanoj utiligis interesajn prilingvajn kompren-strategiojn (similaj vortoj, punktaro, kunteksto). La infanoj el la lernejo B, kiuj ankaŭ lernas la francan, sukcesis nur marĝene pli bone ol la infanoj de la lernejo A. ● 71% el la infanoj kapablis rekoni plurnombrajn vortojn en aliaj lingvoj en almenaŭ 4 el 6 okazoj, sed estis granda proporcio de nerespondintoj (n/r). ● 53% kapablis kompreni la du frazojn (el 4, en la hispana, rumana, E-o kaj la angla), kiu havis la saman signifon. 9 ne respondis, ĉiuj el la lernejo A. ● 55% kapablis identigi tiujn vortojn en aliaj lingvoj, kiuj similas la kongruajn E-vortojn, sed ree estis alta proporcio de nerespondantoj. La memjuĝo de la lernantoj de la lernejo B pri ĉi tiu kapablo estis 65%, tiu de la lernejo A nur 38%. IPR 10/124
— pàgina 25 del PDF —
Kono de gramatiko Nur 43% sukcese identigis adjektivojn en 4 vorto-paroj en 4 lingvoj (33% ne respondis). Kono de Esperanto Estis ĝenerala sukces-proporcio de 89% pri tradukado de vortoj el E-o al la angla, kaj 85% rilate al vorto-duoj; nur 63% estis la sukceselcentaĵo pri formado de plurnombraj vortoj, sed pluraj miskomprenis la peton.» Estas evidente, ke ni estas ĉe la komenco de la evoluo de la prilingva kapablo aplikebla al la propra kaj al fremdaj lingvoj. La rezultoj ankoraŭ necertaj de la projekto Springboard verŝajne ŝuldiĝas al la tro mallonga instru-tempo (du duonaj horoj en ĉiu semajno) en kombino kun la pli juna aĝo de la infanoj kaj eble ankaŭ kun la strukturo de la gepatra angla lingvo, kiu certe ne helpas kompreni la klarajn kategoriojn de E-o pri substantivo, adjektivo, verbo kaj adverbo. 6. Konkludo Ne vere estas io por konkludi, krom ke la intuicio de SZERDAHELYI ĝenerale montriĝas prava. Lernado de E-o helpas al lernado de dua lingvo. Tamen necesas multaj esploroj en tre rigoraj kondiĉoj por testi la kernan ideon de SZERDAHELYI: kiujn avantaĝojn E-o donas al la parolantoj de kiu lingvo, kiuj volas lerni kiun alian lingvon. La malmultegaj indikoj ĉikampe montras ke nova generacio de esplorantoj povus trovi tre interesajn rezultojn. Ĉu samgrade E-o helpas ĉinojn kaj germanojn lerni la anglan kaj anglojn lerni la ĉinan aŭ la germanan? Kiam temas pri la ĝenerala efiko de pliigo de la prilingva konscio pro lernado de E-o, ankaŭ tiukampe pliaj esploroj estas bezonataj ĉe infanoj de malsamaj lingvoj. Ĉu ankaŭ arabaj infanoj pro lernado de E-o akiras plian prilingvan kapablon pri la araba lingvo? Alivorte, se lingvo sekvas alian logikon rilate al E-o, kio okazas? Eble ne hazarde la procentaĵo 71% de anglalingvaj infanoj, kiuj malkovris la pluralon en aliaj lingvoj estas tre pli alta ol tiuj 43%, kiuj povis malkovri adjektivojn. Ĉu tio dependas de la fakto, ke en la angla la pluralo estas klare markita per -s dum la adjektivo ne estas markita per io klare rekonebla? En E-o kaj la pluralo kaj la adjektivo havas klarajn markilojn, sed tio verŝajne efikas malsame depende de la ekzisto de markiloj en la unua lingvo. Ni ne povas surbaze de la nunaj scioj respondi en defendebla maniero. (fino) IPR 10/125
— pàgina 26 del PDF —
Laŭregule aŭ ne: verboj kaj tempoj de Radojica PETROVIĆ (Serbio) En la evoluo de E-o, simile al aliaj vivantaj lingvoj, kelkfoje aperas tendencoj kiuj iras kontraŭ ĝiaj gramatikaj reguloj. Antaŭ nelonge en iu retgrupo estis diskuto pri uzado de la finaĵoj –is kaj –as por ago aŭ stato en estonteco en rilato kun alia ago aŭ stato. Jen reala komunika situacio, per kiu Hokan LUNDBERG lanĉis la diskuton enketante kelkajn interesatojn. La priskrbo estas iom adaptita por ĉi tiu artikolo. Via filino estas skribanta hejman taskon, kaj vi invitas ŝin manĝi. Ŝi volas unue finfari la taskon kaj poste manĝi, do ŝia respondo povas esti: a) Mi venos, kiam mi faris la taskon, aŭ b) Mi venos, kiam mi faros la taskon, aŭ c) io tria. Aŭ, la sama situacio el iom alia perspektivo. Vi vidas ke via filino skribas hejman taskon. Vi volas, ke ŝi finu la taskon kaj poste venu manĝi. Kion vi diros al ŝi? a) Venu manĝi kiam vi faris la taskon, aŭ b) Venu manĝi kiam vi faros la taskon, aŭ c) ion alian. Ses enketitoj, inter kiuj tri infanoj – denaskaj esperantistoj, elektis la modelon a, tri la modelon b, kaj kelkaj proponis ion alian, ekzemple. Mi venos kiam mi estos (fin)farinta la taskon. Mi venos post kiam mi (fin)faros la taskon. Unue mi finos la taskon kaj (tuj) poste venos. La E-akademiano kaj psikolingvisto Renato CORSETTI esprimis komprenon, ke la infano prefere diras Mi venos, post kiam mi (jam) finfaris tion. ĉar la modelo Mi venos, kiam mi finfaros tion. malhelpas la infanon stari en la estonteco kaj rigardi al la pasinteco. En nuntempaj retlistaj komunikaĵoj, venantaj kelkfoje eĉ de eminentaj E-pedagogoj, troveblas aliaj ekzemploj de la formo –is uzata por estonteco.
IPR 10/126
— pàgina 27 del PDF —
Ekzemple, diskutanto prezentas sian planon, petas la listanojn esprimi siajn ideojn kaj promesas: Kiam ĉiu verŝis siajn ideojn, mi kunigos ĉiujn. Aŭ, simile: Mi atendos viajn komentojn pri la propono. Kiam la tuto ricevis vian aprobon, mi publikigos ĝin en nia retejo. Ankaŭ –as aperas uzata por estonta ago, ekzemple: Ni voĉdonos. Tiuj kiam iu propono havas kvar jesajn voĉojn, la rezulto povas esti deklarita. Tio eblos kiam nova teamo estas elektita. Do ni atendu la elekton. La E-akademiano kaj gramatikisto Bertilo WENNERGREN jene argumentis kontraŭ la uzado de –as kaj –is por estonteco: Uzado de AS-formoj por estonteco estas kruda eraro en E-o. Eĉ pli kruda eraro, ja rekte perpleksige kruda, estas uzado de IS-formoj por estonteco. Kerna afero estas, ke AS, IS kaj OS estas verboformoj absolutaj en E-o. Iliaj tempaj valoroj rilatas al la nuno. Kontraste la participaj finaĵoj estas relativaj: Ili povas rilati al ajna arbitre elektita tempopunkto, indikante aŭ samtempecon, aŭ antaŭtempecon aŭ posttempecon rilate al tiu punkto. Kelkaj ekzemploj el la Fundamento kaj klasika E-literaturo apogas tian rezonadon. Ekzerco 17 de la Fundamento, la ekzemplo 12: … kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos gxin al ŝi ĝentile. La evangelio laŭ Luko (http://esp.scripturetext.com/luke/12.htm) Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; Fajrilo de Hans Christian Andersen (rakontoj.googlepages.com/hca0006_eo.html , la 5-a alineo) Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro. Konklude, en la cititaj ekzemploj el la retpoŝta komuniakdo devas esti -os anstataŭ la substrekitaj -is kaj -as. Por la ĉi-komence prezentita
IPR 10/127
— pàgina 28 del PDF —
komuniksituacio, regula estas la modelo b), sed la sama ideo povas esti esprimita aŭ pliprecizigita per aliaj rimedoj, ekzemple: Mi venos farinte la taskon. Mi finos la taskon kaj poste venos. Mi venos kiam mi estos farinta la taskon. Mi venos post kiam mi finfaros la taskon.
Erarologio 2 de Rob MOERBEEK (Nederlando) Jam antaŭe mi komencis kombini trovitajn trooriginalaĵojn. Ne ĉiam kontentige. Vere, foje eraroj solveblas en pluraj manieroj. Eble la korektanto pretervidis kelkajn. Viaj rimarkigoj restas bonvenaj. 1) La kasisto ne akurate notis la spezojn de la asocieto: li renversis la nulon kaj seson. Tio ne estas korekte. 2) Venis kelkiom kuriozaj francoj en mallongaj pantalonoj por furore plendi ke siaj kofroj mankis. 3) Ĉu vin plaĉis la anstataŭiga baledo por la originala musikalo? 4) Je nia entuziasmo ni legis pri la enketo de nia sensacia ensemblo Siksake: tiu rezultis en venkon de la bendo kiu superigis la orkeston de hoboo, klarineto, trompeto kaj violo ludinte akompanita de organisto. 5) Kiu ne tremblis je feliĉo aŭdante ke aliuj ankaŭ survivis la falon de la amerika benko? 6) Stakigi milion dominobriketojn kiu ne apogu sur unu alian estis tro riska por la prezidento de nia folologista klubo. 7) St. Nicolao alvenis kun la pakboato direkte el varma Hispanio, dum kiam la urbestro vestita kun lia kateno lin bonvenis. 8) Ĉu ni ne demandos al la politiko kulturi pli specoj da farmakologia herbo? 9) Al la hejtado de la atmosfero korespondas kresko da terurigaj malsanoj. 10) Kiam la reserĉisto rehavis la konsciencon li faconis lian kostumon, per spongo absorbante la makulojn. 1) Akurate = ĝustatempe. Estu: zorge, precize. Societo aŭ asocio. Renversi = faligi. Estu: inversigis. Seso = la nombro, ne la cifero: do “la nulon kaj
IPR 10/128
— pàgina 29 del PDF —
la ses”. “Korekta krajono”: por korektado. La Akademio konsilas “ĝusta”, k.s. Kaj ĉi-kaze post “Tio” eblas nur –a. 2) Kelke da (kelkiom eblas, sed kontraŭas la principon de sufiĉo). Kurioza = stranga, oni ofte misuzas ĝin anst. scivola. Ĉi-kuntekste do eblas. Sufiĉas “en mallonga pantalono” (po unu). “Por” ne estas necesa post “venis”, tamen eblas se ni atentas la cirkonstancan adjekton “en mallonga pantalono”. “Siaj” ne eblas en la subjekto de la subpropozicio: iliaj. Kofro estas grandega, aŭ ŝargloko de aŭto. Normale oni havas valizojn. Ili ne diris: “Mankis al ni”, sed “mankas”. Same en la nerekta parolo. Furore: publikfavorate. Estu: furioze. 3) Ĉu plaĉis al vi (plaĉi ne estas transitiva). Oni anstataŭigis la muzikalon (kun z) per la baleto (kun t), kiu do estas anstataŭa (rolanta anstataŭ). Kaj la muzikalo origine (ne originale) troviĝis en la programo. 4) Ĉar ni uzu “je” plejeble malofte (laŭ Zamenhof), ni prefere diru: Kun entuziasmo. Tiuj vortoj kun EN ofte estas kurioze prononcataj france. Sed komparu la vorton ANkoraŭ: se sonu a ni ankaŭ skribas a. Rezulti =sekvi. Kun la sekvo, ke “sekvi en” havas malan signifon ol oni celas: el ĝi rezultis venko, aŭ: ĝi rezultigis venkon. Bendo similas rubandon; male bandito povas aparteni al bando, sed ĵazbando jam estas, malgraŭ la verva kaj danĝera bruado, por multaj tute akceptebla. Superigi iun = lasi la venkon al iu. Denove male al la intenco! Estu: superis. Eble ne nur la nederlanda (mal)malhavas kelkajn parolsonojn, kompare kun internaciaj vortoj: ‘palet’ anst. paletro, simile ‘orkest’ anst. orkestro. “De” estas tro uzata, ofte ni preferu “el” (konsistantan el). La instrumentoj estas: hobojo, klarneto, violono, orgeno. “Ludinte” rilatus la subjekton “ĝi = enketo”, ĉe orkestron ni epitetu “ludintan”. La akompanado okazis dumlude, do akompanate (ĝi rilatas la subjekton de “ludintan”: dum ĝi ludis akompanate). 5) “Trembli” estas tumondiĝanta anglismo. Pli simpla estas nia “tremis”. Eviti “je”, do “pro feliĉo”. “Aliuj” estas tia eblaĵo, kiu kontraŭas la sufiĉo-principon. Nur kelkfoje ĝi klarigas komplikan frazon. Ĉi tie sufiĉas aliaj, tamen kun antaŭa “ankaŭ”: “ankaŭ aliaj”. Survivi estas anglismo. Estu: supervivis aŭ transvivis. Benko estas meblo, sed oni provis traduki “the Bank of America”, do la “Banko de Ameriko” (Usono). 6) Oni stokas sed stakigas, do en ordo. Milionon da domen(tabulet)oj. “Apogi” estas transitiva: unu alian, aŭ apogiĝi unu sur alia. Ĉe infinitiva subjeko la predikativo havas la adverban finaĵon: estis riske (mi foje IPR 10/129
— pàgina 30 del PDF —
klarigis: estis AGI riske). “Prezidentoj” laŭ PIV 2005 estu prefere ŝtatprezidantoj, sed malpli altrangaj estas de ĉiam prezidantoj. Tro ofte oni mikskombinas la profesiulan nomon kun la faknomo: aŭ filologo aŭ filologiisto, agronomo aŭ agronomiisto k.s.: filologa asocio (aŭ tamen “klubo” en urbego). 7) S-ta (Sankta) Nikolao (tro ofte oni “internaciigas” nomojn) alvenis per la pakaĵoŝipo rekte el H. La urbestro ne estis arestita, sed ornamita per sia ĉeno. “Bonveni” estas kunmetaĵo de la verbo veni. Do eble la urbestro mem bonvenis sur la kajo, sed li almenaŭ bonvenigis la episkopon. 8) Oni demandas por informiĝi, oni petas por havi servon. Ambaŭ verboj ĉe Zamenhof estas transitivaj rilate la personon alparolatan: Ĉu ni ne petu la politikistojn kultiv(ig)i pli da specoj de (speco ne estas kvanto) farmaciaj (pli tekniko ol scienco) herboj. Agrokulturo indikas, ke oni kulturas agron, teron, grundon, arbaron, sed kultivas fruktojn, legomojn. 9) La klimatŝanĝo ampleksas kelkajn gradojn celsiajn, do varmigo estas pli ĝusta, malgraŭ la grandegaj konsekvencoj de la fenomeno. “Korespondi” estas intersanĝi leterojn. Pri fenomenoj estu: Al A respondas B. La malsanoj ne faras nin teruraj, sed ili mem teruras nin: teruraj (‘terurantaj’ ne necesas). 10) Reserĉi estas nur serĉi denove, laŭ PIV. Estu: detektivo, aŭ krimesploristo. Prefere: reakiris. Konscienco estas kapablo juĝi pri la (socia) pravigeblo de la propraj agoj. Li nur revenis al sciado pri la propra ekzistado: konscion. Ni metu komon post la subpropozicio. “Fasonis sian kompleton” (kostumo estas vesto por specifa okazo, ekz. folklora aŭ ofica, sed detektivo ne fakidentiĝu). Se rolas du personoj, foje helpas jena konsilo: Ni uzu “sia” kiam eblas samsignife uzi “la”. Absorbi estas nur forkapti ies atenton, kaj la subjekto de sorbante estus la detektivo, kiu eble enbuŝigus la koton. Pli klare: per spongo sorbanta … .
Alvoko de la Sekretario Ĉiuj, kiuj ŝanĝas siajn (ret)adresojn bonvolu sciigi pri tio la sekretarion de ILEI Małgosia KOMARNICKA (margareta.ilei.pollando@gmail.com). Samtempe ŝi petas, ke ĉiam komence de la jaro ĉiuj sekciestroj sendu liston de siaj membroj kun ĝustaj adresoj. Via kunlaboro plibonigos kaj plifaciligos sendadon de gravaj kaj foje urĝaj informoj. Anticipe ŝi dankas.
IPR 10/130
— pàgina 31 del PDF —
Instrui Esperanton en Indonezio de Heidi GOES (Belgio) En nia movado ni malofte aŭdas ion pri Indonezio, grandega insularo en sud-orienta Azio. Tamen antaŭ duona jardeko estis ankoraŭ forta movado tie. Jam de preskaŭ tri jaroj mi esploras pri la historio de la tiea movado (jam aperis artikoloj tiurilataj en Esperanto en Azio n-roj 60, 61 kaj 62), kaj mi intencis iri surloken por esplori kaj samokaze partopreni en la kvara Azia Vegetarana Kongreso en Batam, Indonezio – prepare al la partopreno de TEVA en la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto en oktobro ĉi-jare – sed fine, instigite de KAEM, mi ankaŭ instruis E-on. Pri tiu instruado mi volas ĉi tie mallonge rakonti. Artikoloj en la revuo Esperanto (feb. 2010), Esperanto en Azio (nr. 67) kaj Esperantista Vegetarano (2010/1) traktas ankaŭ aliajn aspektojn de la vojaĝo. Prepare al la vojaĝo, mi kontaktis indonezianojn jam konatajn al mi kaj pere de ili aliajn homojn, sed mi ankaŭ uzis la socian reton Facebook kaj la
IPR 10/131
— pàgina 32 del PDF —
gastigan reton www.couchsurfing.com, ĉar la kontaktitaj universitatoj kaj internaciaj lernejoj tute ne reagis, do mi devis trovi alian manieron… Tiel post multe da retumado, mi povis fiksi lokojn kaj datojn por lecionoj en kvar urboj kaj ankaŭ jam certiĝi pri minimuma nombro da partoprenantoj. Sed la surlokaj cirkonstancoj ofte estis surprizaj: en Batam tute neatendite (nur kun iomete da varbado ĉe mia gastiganto) mi povis instrui po horon al tri grupoj da lernejanoj kaj iliaj instruistoj, kaj en mia lasta tago tie mi estis invitita instrui en plia loko, kaj aliloke foje estis multe malpli aŭ multe pli da homoj ol atendite… Rilate al la surloka ekipaĵo mi devis foje tuj adaptiĝi… en unu el la bazlernejoj mi eksciis, ke mi havos neniun teknikaĵon je mia dispono, sed mi ankaŭ povis instrui tie nur mallonge, kaj tio ne estis problemo. Sed en Yogyakarta, kie estis bela klaso kun granda ekrano kaj projekciilo, mi devis kelkfoje rapide komenci alian ekzercon, pro tio ke la elektro forfalis kaj revenis plurfoje dum la kvarhora kurso. Tre ofte homoj ne povis resti dum la tuta kurso (se ĝi daŭris pli ol horon) aŭ alvenis pli malfrue, kaj se temis pri pluraj personoj, kiuj alvenis post du horoj (mi ja ne volis rifuzi ilin…) necesis foje almenaŭ la alfabeton ripeti, por ke ili povu iom sekvi la ceteron. Tre ofte, kiam mi instruis en la sama loko pli ol horon, la kunorganizanto donacis al la lernantoj manĝetojn, foje abunde, foje tre simple; preskaŭ ĉie mi estis akceptita tre varmkore kaj invitita reveni. La rektoro de la multekosta universitato Widyatama en Bandung ĉeestis parton de mia kurso kaj sciigis ke se estus iu instruisto havebla surloke, li organizus daŭran kurson tie. Fine mi sukcesis instrui E-on dum kvardek kvar horoj, en 6 diversaj urboj (Batam, Yogyakarta, Semarang, Bandung, Ĝakarto kaj Bogor) kaj tio en diversaj lokoj: du bazlernejoj, du mezlernejoj, du altlernejoj, tri universitatoj kaj unu muzeo kaj aldone tri-foje hejme ĉe gastigantoj aŭ amikoj, kaj unu fojon por grupo da lernantoj de hejma instruistino, kiu mem estis sekvinta la kurson la antaŭan tagon. Entute partoprenis preskaŭ 500 infanoj, studentoj kaj plenkreskuloj. Mi IPR 10/132
— pàgina 33 del PDF —
disdonis pli ol cent ekzemplerojn de la E-ŝlosilo por indonezianoj (Kunci Esperanto), kiun UEA sukcesis eldoni ĵus antaŭ mia vojaĝo, kaj preskaŭ cent Poŝamikojn por ebligi al la lernantoj mem studi. Ne eblis donaci tiujn libretojn al ĉiuj, sed eĉ tiuj, kiuj partoprenis nur unu aŭ du horojn, ricevis materialojn por plustudi, kiel ekz. kopion de la gramatika parto de la ŝlosilo, vortoliston de indoneziaj vortoj kiuj similas al sia Esperanta ekvivalento kaj liston de interesaj retligiloj por pluinformiĝi pri E-o. (En Semarang, Bandung kaj Ĝakarto aperis paperaj kaj retaj gazetartikoloj pri la kursoj kaj/aŭ pri E-o ĝenerale, kun mencio pri la kursoj. Ligiloj al tiuj artikoloj aperas en la Ipernity-blogo de edukado.net, kie legiĝas ankaŭ pli detala raporto pri la vojaĝo.) Mi planas denove viziti Indonezion okaze de la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto, de la unua ĝis la sesa de oktobro 2010. Dum tiu kongreso TEVA plej verŝajne havos budon kun informoj pri E-o, kaj donus bonan impreson se ĉe ĝi deĵorus apud indoneziaj komencantoj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj. Antaŭ, dum kaj post la kongreso mi volas organizi ne nur kursojn, sed ankaŭ, se eble, ekzamenojn. Por ĉio ĉi estas bonvenaj pliaj spertaj esperantistoj, kaj pli bone eĉ instruistoj kaj rajtigitaj ekzamenantoj. Se vi pensas iri tien, aŭ alimaniere povus helpi, bonvolu kontakti min: Blogo de edukado.net pri mia vojaĝo: http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/201669 Facebook-grupo por indoneziaj esperantistoj: http://www.facebook.com/group.php?gid=205294336248 Adresoj: rete: <heidi.goes@gmail.com>; letere: Assebroeklaan 2, BE-8310 Brugge, Belgio; telefone: +32 50 675178.
Raporto pri instrua vojaĝo al Ĉinio de Ronald GLOSSOP (Usono) Dum aŭgusto 2009 kvar urboj en Ĉinio gastigis la usonan emeritan profesoron Ronald GLOSSOP, direktoro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo por helpi instrui E-on, aparte al infanoj. Dum la vizito, Profesoro Ron instruis en elementa lernejo en Taiyuan, en mezlernejo kaj publikaj parkoj en Wuhan, en infanĝardeno en Nanĉang kaj en universitato en Harbin.
IPR 10/133
— pàgina 34 del PDF —
La ĉefa ilo de instruado, kiun li uzis, estas la Kanto de la Koloroj (ankaŭ konata kiel «Ruĝa Pomo» ), kiu uzas la konatan francan melodion Frato Ĵako. Vi povas vidi ĉiujn 13 strofojn de tiu kanto ĉe: www.icxlm.org. Post la lernado de la kanto, la lernantoj konversaciis per demandoj kiel «Laŭ la kanto, kio estas flava?» kaj «Kia [kiukolora] estas forko?» kaj «Kio estas jupo?» La lernantoj ankaŭ lernis kaj interparolis pri numeraloj ĝis mil kaj pri la legado de horloĝoj.
La ĉinaj esperantistoj prizorgis ĉion por la kvar-semajna vizito de Profesoro Ron. La tutan aferon planis wuhanano, s-ro PENG Zhengming (Trigo). FAN Xiani, universitata studentino, profesoro LI Weilun, s-ro WEI Shan, kaj s-ro WEN Jingen akompanis lin en trajno de Pekino al Taiyuan. En Taiyuan la lernejestro WEI Yubin aranĝis la unu-semajnan viziton. Profesoro LI el Pekino, kiu verkis la lernolibron kiun oni uzas en tiu lernejo, helpis profesoron Ron instrui la lernantojn kaj ankaŭ la instruistojn kaj kelkajn gepatrojn. Poste en Wuhan, FAN Ziyong kaj LI Guorong (Gloro), la gepatroj de Xiani, gastigis lin. Dum unu semajno Xiani gvidis Profesoron Ron al diversaj lernejoj kaj publikaj parkoj kie XIONG Zhouxuan (Vera)
IPR 10/134
— pàgina 35 del PDF —
aranĝis ŝancojn instrui lernantojn kaj propagandi al ne-esperantistoj. S-ino RAO Jian (Sanoza) akompanis profesoron GLOSSOP de Wuhan al Nanĉang, kie ŝi kaj la edzo XU Bin gastigis lin kaj veturigis lin je tri tagoj al privata infanĝardeno por instrui E-on al la infanoj. Li ankaŭ renkontis aliajn esperantistojn en Nanĉang, inkluzive de CAO Xionglin (Pinaro), prezidanto de la loka klubo. Poste li veturis per trajno al Ŝanhajo kie geamikoj s-ino ZHANG Miaojuan kaj s-ro ZHAO Yifeng renkontis lin kaj akompanis lin de la stacidomo al la flughaveno por lia flugo al Harbin. En Harbin profesorino SONG Ping (Paco) ĉe HeilongjiangInstituto pri Scienco kaj Tekniko, direktis ĉion. Ŝi renkontis lin ĉe la flughaveno, veturigis lin al la hotelo kiun ŝi aranĝis, ĉiutage veturigis lin inter la hotelo kaj la universitato, provizis per ĉiuj manĝoj kaj aranĝis ĉion por lia posta vojaĝo per trajno al Pekino. Dum kvin tagoj Profesoro Ron instruis la anglan matene kaj E-on posttagmeze ĉe la universitato.
En Pekino ne-esperantista profesoro ZHANG Shengjun, direktoro, Fako de Politiko kaj Internaciaj Studoj ĉe Beijinga Normala
IPR 10/135
— pàgina 36 del PDF —
Universitato, invitis profesoron Glossop prelegi anglalingve pri «The Evolution of Responsible National Sovereignty» («La Evoluo de Respondeca Nacia Suvereneco»). Dum kvar tagoj en Pekino, profesoro Glossop havis ŝancon rerenkonti WEI Shan kaj profesoron LI Weilun kaj ankaŭ renkonti multajn aliajn pekinajn esperantistojn inkluzive de d-ro ZHENG Bocheng, ĝeneral-sekretario de Pekina E-Asocio YE Nianxian (prof. Freŝa Maro), prezidanto de la Pekina E-Asocio NAN Youli, estrarano de tiu asocio WANG Yanjing, kaj s-ino WANG Lu, kiu ofte partoprenas en UK-oj.
El la landoj kaj sekcioj… Bulgario Gvidlibro de la amikeco Ekde la 22-a ĝis la 29-a de novembro 2009 okazis la unua laborrenkontiĝo enkadre de projekto „Gvidlibro de la amikeco” en la urbo P. Trambesh, Bulgario. Gastoj en lernejo „Canko Cerkovski” kaj en la urbo Polski Trambesh estis gelernantoj kaj geinstruistoj el Francio, Pollando kaj Hungario. La lingvo de interkomunikado estis E-o. Pere de ĝi, la junaj homoj de ĉiuj partneraj landoj kaj iliaj gvidantoj transpasis la lingvajn barilojn, kiuj ofte ekzistas antaŭ la partoprenantoj en similaj okazaĵoj.
Antaŭ la urba muzeo IPR 10/136
— pàgina 37 del PDF —
Geinstruistoj de la projekto (dekstre la hotelestro) La bazaj temoj kaj problemoj de la partnereco estas: edukado por la eŭropaj landoj kaj por la lernantoj plialtigo de la atingoj, kiuj estas necesaj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo. La temo de la unua laborrenkontiĝo, okazigita en la lernejo “Canko Cerkovski” , Bulgario, estis “Multvizaĝa Eŭropo”. Ĉiu lernejo ellaboris multrimedan prezentadon laŭ la temo – “La lando de miaj geamikoj”. La lernejo de Bulgario prezentis Francion, la lernejo de Francio prezentis Pollandon, la lernejo de Pollando – Hungarion, kaj la hungara lernejo – Bulgarion. La prezentadojn ni montris antaŭ ĉiuj partoprenantoj en la projekto kaj ankaŭ antaŭ multaj geinstruistoj kaj gelernantoj, kiuj kun granda intereso partoprenis en la laboragadoj. Ĉiu partnero havis ankaŭ la eblon prezenti sian propran landon. Dum la gastigitaj geinstruistoj renkontiĝis kun la instruistaro de la lernejo ”Canko Cerkovski”, la gelernantoj ellaboris afiŝojn kun informoj pri siaj lernejoj, urboj kaj landoj. Poste ĉiuj afiŝoj estis metitaj sur videblan lokon en la lernejo. Vespere ĉiuj partoprenantaj lernejoj prezentis sian landon kantante kaj dancante – vestitaj en siaj belaj popolaj kostumoj. Inter la gelernantoj de la 4 partneraj lernejoj okazis komputila -matematika konkurado, konkuradoj pri futbalo, basketbalo kaj volanteniso. La gastoj havis la eblon viziti lernohorojn pri muziko kaj sporto. Ni ĉiuj vidis, ke
IPR 10/137
— pàgina 38 del PDF —
inter la gelernantoj kaj la geinstruistoj tute ne estas diversecoj, des pli ke ni havis komunan pontolingvon – Esperanto. Ni kune vizitis ankaŭ la sidejon de folklora grupo “Poljanci” kaj tie ĉiuj gastoj havis eblon lerni kelkajn belajn bulgarajn popoldancojn kaj iuj eĉ ekdancis dum la ripetado. Dum la vespero ni ĉiuj ĝuis la belegan koncerton de la junaj popolaj kantistoj kaj dancistoj de “Poljanci”. Ĉiuj partoprenantoj renkontiĝis kun la urbestro kaj membroj de la urba konsilantaro, kiuj ricevis multajn demandojn de la gastoj. La respondoj estis tre detalaj. Ankaŭ tiu ĉi renkontiĝo okazis en E-o kaj kiam necesis traduko, faris ĝin s-ino Mariana GENĈEVA. Dum la renkontiĝo naskiĝis la ideo por peresperanta ĝemeligo inter Polski Trambesh kaj iu el la urboj – partneroj en la projekto. Ni vidos kiel kreskos tiu ĉi ideo. La gastoj havis eblon viziti Veliko Tarnovo, Pleven kaj Etara. Ili ekamis multajn el la belegaj lokoj en Bulgario kaj ekdeziris iam denove reveni ĉi tien. La venonta laborrenkontiĝo okazos dum majo 2010 en la urbo Lyon, Francio. La temo estas “Eŭropo – pasinteco, estanteco kaj estonteco”.
Dum preparo de ekspozicio
IPR 10/138
— pàgina 39 del PDF —
Estos daŭrigataj la amikaj kunligoj kiuj naskiĝis ĉi tie kaj certe ekos novaj. Por pli konata, pli bona kaj pli amikema Unuiĝinta Eŭropo! Mariana GENĈEVA, <maries972@yahoo.com>
Ĉinio La 8-a Ĉina Kongreso de E-o. Kiam E-o «infaniĝas» Dum la 3-5-a de decembro 2009 okazis en la bela kaj historia ĉina urbo Nankino (ĉina ĉefurbo de la kulturo), ĉe ĝia plej fama universitato, la 8-a Ĉina Kongreso de E-o, kun partopreno de ĉirkaŭ 400 esperantistoj de la tuta lando, krom kelkaj el aliaj landoj (Francio, Usono, Japanio, Tajvano, Hispanio, Irano). La programo estis interesa, kun allogaj prelegoj kaj prezentadoj. Ĉefe plaĉis al la ĉeestantoj la vasta uzo de E-o, ne nur surkoridore, sed ankaŭ dum la prelegoj kaj oficialaj programeroj, tute malsame de la antaŭa kongreso, antaŭ du jaroj en Kantono, kie praktike ĉio okazis en la ĉina lingvo, kvankam la partoprenantoj bone regis nian internacian lingvon. S-ro Wang, el Shanghai, publike, sur la podio, petis, ke ekde nun ĉio okazu en E-o. Longa aplaŭdo sekvis lian proponon. Se mi devus ion elekti, la plej interesa kaj alloga parto de la kongreso estis la partopreno de esperantistaj infanoj. Du infanaj grupoj aktive kaj vigle partoprenis. La infanoj de ambaŭ grupoj bele kaj kuraĝe parolis kaj kantis en nia lingvo. La ĉeestantoj iĝis ege kortuŝitaj. Unu el tiuj grupoj venis de la urbo Zhenjiang, de la provinco Jiangshu, de la lernejo Baotalu, kies instruistino estas Neĝeta (Shi Xueqin), kiu instruas tie E-on al la geinfanoj kune kun sia edzo, Michel FONTAINE, franco. Ili estas bone konataj kaj eĉ ricevis belan memordiplomon de Ĉina E-Ligo, pro sia granda helpo al la disvastigo de E-o en Ĉinio. Ĉiuj ne nur ĝuis la prezentadojn de la infanoj, sed povis babiladi kun ili. Ili estas ĉarmegaj, kuraĝaj, diligentaj. Dum la dua tago de la kongreso Neĝeta kaj Michel faris kun ili provlecionon, antaŭ la publiko, kiu estis agrable surprizita. En nia E-mondo troviĝas multaj teoriistoj de la instruado de E-o. Sed ni ĉiuj devus lerni de la instrumetodoj de Neĝeta kaj Michel. Vere ili estas talentaj instruistoj, allogaj, kiuj facile komunikiĝas kun la gelernantoj, kiuj, krom lerni bone, evidente amas tiujn admirindajn instruistojn. Ekde tiu tago mi, malnova instruisto, decidis ke mi devas ŝanĝi miajn instrumetodojn, kaj iomete «kopii» de ili. Dum tiu leciono okazis ankaŭ reta babilado kun la brazila esperantistino Karesema, ege simpatia, kaj kiu
IPR 10/139
— pàgina 40 del PDF —
ankaŭ bonege komunikiĝis kun la infanaro. Ĉio ĉarmega. Bona etoso, feliĉaj infanoj, feliĉaj observantoj. Pro tio mi antaŭe, en alia artikolo, diris ke «Esperanto en Ĉinio plijuniĝas». Nun mi devus diri ke «Esperanto en Ĉinio infaniĝas». Kun tiaj geinstruistoj, kun tiaj gelernantoj, kun kuraĝaj homoj kiel s-ro Wang (kaj multaj aliaj) mi antaŭvidas brilan estontecon (eble jam estantecon) de la ĉina E-movado.
Sur la foto aperas la geinfanoj, Michel, Neĝeta kaj mi mem, kun la E-flago de la E-asocio de Foshan. Augusto CASQUERO
Pollando 1) La pola sekcio de ILEI informas ke ĝia sola oficiala retpaĝo estas: www.ilei.pl. Nur pri ties enhavo respondecas la sekcio. Se iu havas demandojn aŭ interesiĝojn pri agado de la sekcio, bonvolu kontaktiĝi kun la estraranoj: Piotr Nosek (pyotreq@gmail.com), Małgosia Komarnicka (v.p.2) aŭ Magdalena Tatara (mtatara@gmail.com).
IPR 10/140
— pàgina 41 del PDF —
2) La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo estas bona okazo por memorigi aŭ sciigi al la homaro pri la ekzisto de E-o kaj ĝia movado, sed antaŭ ĉio pri la granda homo, Ludoviko Zamenhof. La 19-an de novembro 2009 krakovaj kaj aliaj polaj esperantistoj organizis malgrandan renkontiĝon, kiu celis popularigon de E-o inter neesperantistoj. La aranĝo okazis en la sidejo de Asocio de Pola-Franca Amikeco en Krakovo, kaj estis ligita kun la tradicia gustumado de la juna vino Beaujolais nouveau. La renkontiĝon kunorganizis Asocio de Pola-Franca Amikeco kaj ILEI-PL kunlabore kun Robert KAMIŃSKI, estrarano de Pola E-Asocio kaj prezidanto de la filio de PEA en Lodzo. Ĉe vino kaj bongustaĵoj, la publiko havis eblon aŭskulti du mallongajn prezentadojn. La unua – farita de Robert KAMIŃSKI – temis pri la vivo de Ludoviko Zamenhof, historio kaj aktualeco de la E-movado kaj avantaĝoj de la kono de E-o. La duan prelegon prezentis Lidia LIGĘZA – poetino, tradukistino kaj prezidantino de Krakova Societo Esperanto. Ŝi parolis pri PIV, kiu estas signifa kontribuo de francoj al la evoluigo de E-o, kaj pri esperantigado de pola poezio. Fine ŝi prezentis en E-o kelkajn polajn versaĵojn. La partoprenantoj povis ankaŭ preni flugfoliojn preparitajn en la pola kaj franca lingvoj kaj informiĝi pri la lingvo kaj movado. Estis kelkaj personoj, kiuj vere ekinteresiĝis pri la ideo de E-o kaj lernado de la lingvo. Magdalena TATARA
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute (gvid.) Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot Lerneja: Carola Antskog (gvid.), Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Julián Hernández (estrare), Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill) Terminara: Maŭro La Torre (gvid.), Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović) Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikait÷, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat
Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: +421 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/
IPR 10/141
— pàgina 42 del PDF —
Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, 0049-55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; JeanPierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60;
Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>. La nunan numeron ni sendis al la presejo 25 januaro 2010, redaktofino por la sekva numero 15 aprilo 2010.
IPR 10/142
— pàgina 43 del PDF —
Kurso de Heidi GOES en Indonezio (vd p.31)
IPR 10/143
— pàgina 44 del PDF —
Japanio: Isikawa Tieko, 103, Tate 1-6-6, Siki, Saitama JP-353-0006, Albanio: Vasil Pistoli, c/o Bardhyl Selimi, Rr. Maliq Muco, isksanjo@ff.e-mansion.com Katalunio: Pedro M. Martin Pall. 50, ap. 3, AL-Tirana, Bututxaga, Arnau Gatell 2-4-2, selimibardhyl@yahoo.com ES-17300 Blanes, Aŭstralio: Jennifer Bishop, 39 ileicat@hotmail.com Hill St, AU-3122 Hawthorn VIC, Korea Resp.: LEE Jung-kee, esperanto@education.monash.edu.au Seula E-Kulturcentro. 601 ho, Belgio: Iwona Kocięba, Dongbuk B/D 2-ga Choongmuro Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem, iwona.kocieba@telenet.be Chungku Seulo, KR-100-860, esperanto@saluton.net Benino: François Hounsounou, Kroatio/KEL: Marija Jerković, BP 226, BJ-Lokossa-Mono, Jarunska 6, HR-10000 Zagreb, hounfranc@yahoo.fr mjerkovic@net.hr Brazilo: vakas Kroatio/KEU: Ivan Bekavacgeinstruistoj@ileibr.org Basić, Kuŝlanova 59, HR-10000 Burundio: Jérémie Sabiyumva, ilei@hes-keu.hr Zagreb, BP 170, Rumonge, Burundio, Kubo: Marta Alonso Gutiérrez, jerrybs21@yahoo.fr Malecón 659 entre Belascoaín y Britio: Angela Tellier, Gervasio; CU-10200 Ciudad de La 10 Marina Gardens, Felixstowe, Habana, kubesp@enet.cu Suffolk, IP11 2HW (GB) Nederlando: Atilio Orellana angela@esperantoeducation.co.uk Rojas, Postbus 10600 Ĉeĥio: Jana Melichárková, NL-2501 HP Den Haag, CZ-696 02 Ratíškovice 938, atilioorellanarojas@gmail.com melicharkova@quick.cz Norvegio: Anne-Karin Bondhus, Ĉinio: Gong Xiaofeng, School of Morenefaret 8A, NO-4340 Bryne, Environmental and Chemical akbondhus@jkn.no Engineering, Nanchang University, Pollando: Piotr Nosek, CN-330031 Nanchang, ul. Zbrojów 10/8, PL-30 042 arko.gong@qq.com Danio: Bent Jensenius Höjstrupvej Kraków, estraro@ilei.pl Rumanio: Mihai Trifoi, 124, DK-2700 Brønshøj, Str. Principală, Bl.1 Ap.3, bentjensenius@gmail.com RO-527116 Bixad/Jud. Covasna, Finnlando: Carola Antskog, mihaitrifoi@yahoo.com Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito Rusio: Irina Gonĉarova, cantskog@kolumbus.fi Molodeznaja 38-10, Odincovo 2, Francio: Michel Dechy, Mosk. obl. RU-143000, 65 allée de la Crémaillère, mirina@online.ru FR-59650 Villeneuve d’Ascq, Svedio: Agneta Emanuelsson, michel_dechy@hotmail.com Carl Ugglas väg 6, SE-641 37 Germanio: Zsófia Kóródy, Katrineholm, E-Centro, Grubenhagenstr. 6, agi.emanuelsson@telia.com DE-37412 Herzberg/Harz, Svislando: Mirelle Grosjean, zsofia.korody@esperanto.de Grand-rue 9. Pf. 9, Hungario: József Németh, CH-2416 Les Brenets, Fı u. 41/5, HU-8531 Ihász, mirejo.mireille@gmail.com jozefo.nemeth@gmail.com Togolando: Attiogbe-Agbemadon Irano: Hamzeh Ŝafii, P.O. Kesto B., Mensah, T.I.E.To, B.P. 13169, 17765-184, IR-Teheran, Lomé, esp.togo@cafe.tg hamzeh@esperanto.org Ukrainio: Volodimir Hordijenko, Italio: Luigia Oberrauch Madella, str. Ivana Kudri 38/ 18, UA-01133 via Prampolini 8, IT-43100 Parma, Kijiv, volodomir@ukr.net silkovojo@aliceposta.it
SEKCIOJ
Usono kaj Kanado: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136-5004 (US), rglossop@mindspring.com
REPREZENTANTOJ Armenio: Lida Elbakjan, Moldovakan 26/2, kv.52, AM-375062 Erevan, LIDELB@freenet.am Barato/Hindujo: Venkatesh Reddy, No. 216, Off Main Road, Whitefield, Bangalore 66, Karnataka, esperovr@yahoo.co.in Bosnio kaj Hercegovino: Nimeta Kulenoviĉ, Branica Sarajeva 15/V, BA-71000 Sarajevo Ĉilio: Héctor Campos Grez, Casilla 903, CL-3340000, hecg@uea.org Estonio: Helgi Hromova, Pk. 623, EE-12602 Tallinn Islando: Loftur Melberg Sigurjónsson, Traðarberg 13, IS-221 Hafnarfjörður, loftur@skyrr.is Israelo: Gian Piero Savio, 13/4 Menora-str. IL-53490 Givatajim, saviogp@zahav.net.il Kongo DR: Ngangu NduantoniBakidila, B.P.13, CD-Lukala, Bas-Zaïre Kostariko: Hugo Mora Poltronieri, Apartado 4981, CR-1000 San José, tikoguau@gmail.com Litovio: Algimantas Piliponis, Kavoliuko 3-93, LT-04325 Vilnius, piliponis@centras.lt Meksiko: José de Jesús Corrales C., Belice 116, Fraccionamiento Guadalupe, Durango, Dgo. jdjcorrales@yahoo.com.mx Nov-Zelando: Gwenda Sutton, 12C Herbert Gardens, 186 The Terrace, NZ-6001 Wellington 1, gwenda.s@ihug.co.nz Serbio: Radojica Petrović, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, radojica.petrovic.rs@gmail.com Uzbekistano: Eugeno S. Perevertajlo, Abon. jashik 140, Poĉtamt, UZ-700000 Taŝkento, CIS, esperuzo@mail.ru
IPR 2010/2
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………… 3 Duncan CHARTERS: Konferenca temo kaj faka laboro en Kubo………………………… 4 Stefan MACGILL: Du nepraĵoj por progresi ………………………………………………….. 8 Forpaso de Maŭro La Torre (CHARTERS, CORSETTI kaj aliaj…)…………………….. 10 Ilona KOUTNY: E-o kaj interlingvistiko en superagradaj lernejoj …………………… 17 Mireille GROSJEAN: Propedeŭtika (helpa al lernado) valoro de E-o ……………….. 20 Katalin KOVÁTS: Post sukcesa komenco ĉu simila daŭrigo? ………………………….. 23 Zsófia KÓRÓDY: Dujara Comenius-projekto finiĝis en Herzberg …………………… 25 El la landoj kaj sekcioj (AT, BR, CN, DK, DE, HU, CD, PL)………………………… 28 Por via notlibro (K. KOVÁTS, Zs. KÓRÓDY, H. GOES)…………………………………… 35 Labortable (Stefan MACGILL)……………………………………………………………………. 40 Informoj pri ILEI ……………………………………………………………………………………… 41 Titolpaĝe: Maŭro La Torre forpasis (foto de Paul PEERAERTS)
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: Małgosia KOMARNICKA, adreso ĝis 15 junio 2010: E-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. <margareta.ilei.pollando@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, informado, Konf. 2011, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Estrara komisiito por la Konferenco en Kubo: Ana MONTESINOS DE GOMIS, Britio, <anamontesinos.esper@btinternet.com>.
IPR 10/22
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio 1
AdE – Akademio de Esperanto 2 AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino
Enkonduko Karaj Legantoj, vi tenas en viaj manoj numeron, kiu plenas je kontrastoj. Bonaj kaj malbonaj novaĵoj svarmas sur la paĝoj. Jam titolpaĝe vin renkontas la ŝoka informo: Maŭro LA TORRE forpasis. Kelkajn semajnojn antaŭ lia morto, ni interŝanĝis mesaĝojn. Li menciis, ke li estas en hospitalo, sed mi eĉ ne demandis lin pri lia malsano, ĉar li daŭre ŝajnis havi sian tipan bonan humoron. Nun mi ne plu povas demandi lin… Mi memoras, kiam antaŭ 10 jaroj mi devis festi sola Kristnaskon, tiam li tiel konsolis min: «Prefere soli, ol esti en malbona kompanio…». Kara Maŭro, Vi jam estas en bona societo… do, anstataŭ «adiaŭ!» mi diras «ĝis revido!»… Kiam mortas amiko, oni komencas pensadi pri la senco de la vivo. Por esti eĉ iom pli intima: hodiaŭ mi havas duoblan kialon por pripensado, ĉar ĝuste hodiaŭ mi iĝis 50-jara. Kaj anstataŭ festi, mi klopodegas fermi la revuon kaj verki la Enkondukon… Feliĉe, mankas plia spaco… ☺ Do, mi kore dankas la laboron de ĉiuj kunverkintoj kaj kunlaborantoj. Bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro 28 aprilo 2010
IPR 10/23
— pàgina 4 del PDF —
Konferenca temo kaj faka laboro en Kubo de Duncan CHARTERS, Vicprezidanto de ILEI (Usono) Al UNESKO pasintjare UN aktive komisiis evoluigi diskutadon kaj agadon surbaze de sia deklaro, ke 2010 estu la Internacia Jaro por la Proksimiĝo de Kulturoj. UEA jam deklaris sian intencon esti kunlaboranto al tiu celo, ne nur per deklaro ke la Kongresa temo estos paralele Interproksimiĝo de kulturoj, sed per aktiva instigo de okazoj pritrakti la temon kaj prepari ĝin en la paĝoj de la revuo ‘Esperanto’. Kion do povos alporti ILEI en sia pritrakto de la propra Konferenca temo «Edukado por kultura proksimiĝo», kaj en la faka laboro kaj kadre de la trejnoseminario por junaj instruontoj de la lingvo, kiu estos ĉi-jare notinda parto de la Konferenco mem? En mia artikolo pri la Kongresa temo de la UK aperinta en la marta numero de la revuo ‘Esperanto’, mi reliefigis kelkajn konsiderojn kiuj sentiĝas ĉe la kerno de tiu temo en la hodiaŭa mondo. Jam en sia kolekto Rimleteroj, kiun li kunverkis kaj eldonis kun Marjorie BOULTON en 1976, atentigis nia karmemora poezia korifeo William AULD ke: La diferencojn oni jesas, silentas pri l’ similoj – emo en kiu fontas la problemo: kaj mison, kies fort’ ne ĉesas, sur la infanajn cerbojn presas. Kiel atentigas en sia artikolo nia prezidanto Stefan MACGILL, ni urĝe bezonas profesiigon en la eduka laboro por E-o. Tio signifas unuavice, ke la tuta movado kune plene komprenu la unikecon de la valoro instrui E-on kaj dediĉu al la tasko la rimedojn, kiuj ebligos al ni komprenigi ties sekvojn al la mondo. Tiu valoro troviĝas en la fakto, ke ĝi kondukas infanojn kaj plenkreskulojn al rekono unue de la “similoj” inter homoj diversnaciaj, diversetnaj, diverskulturaj. Kiam ni sekve konstatas, ke la esprimo de kune akceptataj valoroj pli profunde kompreniĝas, se ni pretas ilin observi tra la
IPR 10/24
— pàgina 5 del PDF —
lenso de kultura diverseco, la “diferencojn” ni povas saluti, respekti, ĝui kaj alpreni por forigi antaŭjuĝojn kaj funde ŝanĝi nin mem, tiel pliproksimigante kaj pliriĉigante ĉiujn niajn homajn rilatojn. Ni memoru la vortojn de la Manifesto de Prago: Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studis la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano kiu studas E-on, lernas pri mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo. Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado. Kion ajn individuo povas opinii pri E-o, neniu alia lingvo, kiun oni povus lerni, kapablas malfermi samtempe perspektivojn al multoblaj kulturoj, surbaze de la neceso de reciproka kompreno, ne bazita sur la heredaĵo de unusola kulturo. Ni mem komprenu la kialon de tio, kaj pretiĝu por kiel eble plej klare kaj konvinke informi niajn samterglobanojn kaj iliajn reprezentantojn en la instruprofesio. Tio bezonos dediĉon kaj financajn rimedojn por certigi laŭŝtupan paŝadon al la celo diskonigi tion, kion ni kapablas donaci al la mondo. Mi memoras konferencon por lingvoinstruistoj, en kiu lernantino de mezlernejo klarigis siajn spertojn en klaso dediĉita al sociaj studoj. Ŝiaj gepatroj donis al ŝi ne nur la eblon lerni E-on, sed ankaŭ vojaĝi kaj korespondi per la lingvo. Kun kia rezulto por la klaso? Ŝi alportis spertojn kaj sciojn multe pli riĉajn ol tiuj de ĉiuj aliaj klasanoj kune. Por siaj esplorprojektoj, ŝi utiligis preskaŭ cent malsamajn kontaktojn kun gejunuloj tra la tuta mondo. Ne nur impresiĝis ŝiaj samklasanoj, instruistoj kaj la ĉeestantoj de ŝia prezentaĵo ĉe la konferenco, sed tiom vastiĝis ŝiaj intelektaj horizontoj, ke ŝi devis poste elekti inter invitoj por studi en la plej prestiĝaj universitatoj de la lando. Jen konkreta ekzemplo de la eksterordinaraj ebloj, kiujn proponas al la mondo nia fenestromalferma lingvolanĉilo. Tiun fenomenon ekspluatis kompreneble la projekto Interkulturo, kiun dum jaroj flegadis nia Maŭro LA TORRE, kies signifoplenan kontribuon ni nun aparte memoras. Ĝuste pro tio, en la ĉi-somera seminario en Matanzas, Kubo, ni dediĉos apartan spacon al la celoj kaj metodoj de la projekto Interkulturo, kaj al la ebloj daŭrigi kaj plivastigi la koncepton kaj ĝian efektiviĝon.
IPR 10/25
— pàgina 6 del PDF —
Kio alia estas bezonata, kaj kion povos faciligi la instruado de Esperanto? Efikan interkulturan trejnadon. El kio tio konsistas? Unue memkonsciiĝo, kaj poste la aktiva lernado de strategioj por faciligi interkulturan komunikadon. Restas klare en mia memoro konstato de Alvino FANTINI, kiu kunlaboris en projektoj pri la instruado de E-o dum sia laboro dum jardekoj kiel direktoro pri fremdaj lingvoj ĉe SIT, la Lernejo por Internacia Trejnado en Vermonto, kiu gastigis dum kelkaj jaroj la Nordamerikan Ekursaron. Specialistoj pri interkultura trejnado konstatis, ke individuoj, kiuj havas naturan aŭ trejnitan talenton pri interpersona komunikado, plejofte sukcesas ankaŭ pri interkultura komunikado. Kial? Ĉar la samaj kvalitoj, kiuj faciligas unu el tiuj, necesas por la alia. La persono, kiu scias vere aŭskulti alian por lerni ion, kio ŝanĝos akceptitan perspektivon, multe pli efike komunikos ol tiu, kiu ĉiam serĉas la okazon komprenigi siajn proprajn ideojn kaj konvinki aliajn pri ili. Tiu kiu kapablas aŭskulti kaj precize resumi kompreneme ideojn, kiujn esprimis samkonversaciano, havos la valoran talenton kontribui al la solvado de disputoj naskiĝintaj de netoleremo bazita sur konsciaj aŭ nekonsciaj antaŭjuĝoj aŭ malamoj, aŭ sindefendemo kontraŭ perceptitaj atencoj al la propraj valoroj kaj vivkonceptoj. Toleremo tamen facile predikeblas: preskaŭ ĉiu difinas sin kiel esence «tolereman”. Tamen du avertojn ni konsciu. Unue, toleremo ne signifas ke oni ne havu proprajn valorojn, aŭ ne havu la kuraĝon ilin esprimi – kvankam sen intenco ofendi, aŭ ofendiĝi se tiu esprimado rezultigas deklarojn de kontraŭaj sintenoj. Lerni kiel ne ofendi kaj ne ofendiĝi estas pli ol scienco: tio esta vera arto, kiun ni malfacile majstras. Kaj due, kiel prave atentigis Geoffrey GREATREX en sia artikolo en la aprila numero de la revuo ‘Esperanto’, ĉu pro «toleremo» ni ne rajtas kritiki iun ajn aspekton de alia aŭ «fremda» kulturo, eĉ se difinitaj deklaroj kaj agoj laŭ nia sincera konscienco atencas niajn moralajn sentojn kaj la esencon de tio, kion ni vidas kiel bonan kaj benan por la homaro? Ni ĉiuj emas akcepti la identecon, kiun difinas niaj familiaj kaj hejmaj cirkonstancoj, niaj etnaj kaj naciaj valoroj, niaj moroj kaj kutimoj. Se ni tamen komencus identigi nin mem, niajn familianojn, niajn kolegojn kaj amikojn surbaze de la admirindaj kvalitoj, kiujn esprimas ilia karaktero, ni perceptus la esencon, kiu kunigus anstataŭ dividi kaj fremdigi. Ni ankaŭ pli klare perceptus tiujn trajtojn kaj egoismajn pensmanierojn, kiuj ne
IPR 10/26
— pàgina 7 del PDF —
koincidas kun niaj idealoj kaj malutilas al kunlaborado kaj progreso. Tamen la aŭtentika toleremo, aŭ senkondiĉa akcepto de la rajto de ĉiu bone motivita homo konduti kaj esprimi ideojn, pri kiuj ni principe aŭ provizore povas tute malkonsenti, havas en si la eblon kunligi kaj kunsentigi eĉ la plej malsamajn homojn. Persono kiu sentas malfalsan amon al ĉiuj kaj deziron kompreni ilian vivsintenon por progresigi la propran, akiris la fundamenton de la kunlaboremo. Individuo dediĉita al bonfarado kaj plifaciligo de alies vivkondiĉoj laŭ ilia koncepto de la bezonoj plejofte nature kaj sukcese interkomunikiĝas. Homo kiu rifuzas juĝi aliajn surbaze de propravole elpensitaj kriterioj kaj konkludoj, jam atingis tiel multe pli ol supraĵa konanto de amuzaj aŭ primokeblaj diferencoj inter kulturparoj. Akceptinto de diverseco en la esprimado de universalaj valoroj etikaj kaj kulturaj komprenos esencajn verojn, kiujn ne povas percepti individuo katenita al la limoj de la vidpunktaro de difinita lingva, etna, nacia, aŭ kultura popolo aŭ grupo. Ĉu ni konscie elserĉas la valorojn, kiujn povas alporti al ni aliaj kulturoj nekomforte malsamaj al la niaj? La artikolo de Miyamoto MASAO, verkita en 1970 kaj represita en la maja numero de la revuo ‘Esperanto’ ĉi-jare, restas tiel aktuala kiel kiam ĝi verkiĝis. Kion signifas por ni kaj nia kompreno de niaj kunhomoj la koncepto de Kuba poeto José MARTÍ, ke “gepatrolando estas homaro” kiel klarigite de José Antonio VERGARA en la sama numero? Se ni restas supraĵe turismemaj en niaj mondvojaĝoj, kaj ne pretas lukti por kompreni tion, kio estas plej kara por samteranoj, kiuj ne dividas nian geografion, nian historion, nian kutimaron, kulturan perspektivon, lingvon aŭ lingvojn konatajn al ni, ni riskas kondamniĝi kiel pseŭdo-internaciistoj, neindaj je konsidero de la solvo, kiun ni proponas. Por fari kion? Por progresigi tiun tutmondiĝon, kiu ne vekos protestojn de kulturatencado, sed male konservos la buntecon de la homa lingvaro kaj kulturaro, proponante paradokse unu universale alireblan instrumenton de reciproka kompreniĝo. Tamen kiel tio rilatas al la instruado de la lingvo E-o, se entute ĝi rilatas? Ne necesas konsenti pri la respondo. Tamen se ni ne pretas profundiĝi en tiun temaron, ni riskas flankenigi nian lingvon al la marĝenoj de la socio, anstataŭ montri, ke ĝi povas situi en la kerno de «nova monda ordo», kiun rajtas difini ne politikistoj sed veraj tutmondanoj posedantaj unikan instrumenton por ebligi sendiskriminacian, senpartian, senkondiĉe aŭtentikan pliproksimigon de kulturoj.
IPR 10/27
— pàgina 8 del PDF —
Du nepraĵoj por progresi de Stefan MACGILL, Prezidanto de ILEI (Hungario) Proksimiĝas nia konferenco, ni apelacias je pli da aliĝoj. Proksimiĝas la UK kaj ILEI engaĝas sin aktive tie, precipe ĉe la kongresa temo. Proksimiĝas la momento, kiam la rekonsistigita komitato de UEA en Havano akceptos la Strategian Planon por la periodo 2011-2020. Estas nepra tasko de ILEI forte interveni tie, por zorgi, ke la ŝlosila rolo de edukado restu prioritata, kiel en la plano 2000-2010. Tie kernis la tri pilieroj: informado, instruado, uzado. Gravas, ke la nova plano ne perdu tiun bazan strukturon, nek ĝian emfazon pri pliprofesiigo de nia agado. La nova plano devas ne nur konservi la emfazon je la instruado de E-o, ĝi devas konkretigi la agojn kaj planojn, kiuj donos substancon al la celoj. Tiu konkretigo mankis en antaŭaj planoj de UEA, same ĉe ILEI. Tiu profesiigo devas signifi ne nur, ke amatoroj kaj libervoluloj agu pli profesie (laŭdinda), sed ke ni fakte dungu oficistojn aŭ volontulojn aŭ almenaŭ honorariu amatorojn, kiuj pruveble liveris profesi-nivelajn rezultojn. Tiuj oficistoj unue garantiu la bazan administradon (kiel nun), sed krome subtenu la disvastigajn agadojn, niakaze, la kampanjojn vastigi la instruadon de E-o. Tiu profesiigo ĉe eduka agado devas okazi je du niveloj – unu restas ĉe ILEI, la alia koncernas la tutan movadon. Pri tiu alia, ILEI havas gravan defion interveni ĉe UEA kaj la movado por akceptigi la unuan suban nepraĵon. La mesaĝo al ili devas esti – ILEI estas pli ol nur unu plia faka asocio (same kiel –ig- kaj –iĝ- estas pli ol nur simplaj sufiksoj!) ILEI havas taskon servi sian membraron kaj disvastigi E-on inter la instruistaro kaj en edukaj medioj. Sed la pli ambicia tasko konvinki registarojn, estrojn, lernejestrojn kaj gepatrojn, ke indas la instruado de E-o, kaj ĝi apartenas ne nur al ILEI, sed al la tuta movado. Ĉiu nova estraro de ILEI havas devon frue en sia mandato proklami sian ĉefcelon. Ni ĉi-foje hontige malfruas fari tion. Pli frue ne eblis, pro la superpeza amaso da tiaj plenumendaj praktikaj taskoj. Ĉiu pasanta luktotago nur pli konvinkas nin pri la decido pri tiu prioritato:
IPR 10/28
— pàgina 9 del PDF —
Ni bezonas profesiigon en la eduka laboro por Esperanto. Ni atingu tion per du nepraĵoj. La unua devas esti enkonstruita en la Strategia Plano ĉe UEA. Supozante, ke edukado restos kerna, necesas konkretigo por ke la prioritatproklamo ne restu vanta ŝvebaĵo. Nepraĵo unua: Ĝis la fino de la mandato de la nova estraro de UEA (2010-2013) estu dungita ie en la mondo oficisto aŭ UEA-stila volontulo, kies ĉefa tasko (almenaŭ 75%) estas akceli kampanjojn enkonduki E-on en oficialajn stud-programojn kaj subteni la realigon de tiu instruado. La ĝusta interrilato: ILEI provizas per la fakaj scioj kaj fortoj, la movado per la organiza kaj financa bazo por tio. Tiu modelo ne estas tiom fremda, de jaroj deĵoras en la CO volontulo por TEJO, kial ne same por la prioritatproklamita eduka laboro? Povas esti volontulo aŭ oficisto kun la specifa tasko apogi la interrilatitajn kampojn de informado, instruado kaj uzado. ILEI evidente havu iujn rajtojn doni taskojn kaj evoluigi projektojn kun tiu homo, kiu povus esti bazita en la CO aŭ en iu alia E-centro. La dua nepraĵo restas ĉe ILEI, kie la taskamaso renkontas ĉiam pli da prokrastoj. Mia enkonduko en IPR 2009/3 skizis strategion aktivigi niajn komisionojn, ligante ilin rekte kun estraranoj. Ni devas tamen konstati, ke tio malmulton portas al la bezono distribui la laboron pli akcepteble en la ligo. Por ke ILEI fakte plenumu siajn celojn kaj kontentigu la membraron, ni venas al la dua nepraĵo. Nepraĵo dua: Ĝis la fino de la mandato de la nuna estraro de ILEI (2009-2012), la Ligo trovu kaj financu oficiston aŭ volontulon, kiu prizorgu la bazan kaj ekspansiigan ligan laboron, lasante al la estraro gvidi la laboron, sen la neceso mem plenumi preskaŭ la tuton de tiu ŝarĝo. Tiu oficisto gardus niajn dokumentojn, datumojn, procedurojn kaj helpus al novelektitoj rapide kompreni kaj ekmajstri siajn rolojn. Kiel ni konkrete realigu tiun nepraĵon – trovi konvenajn kandidatojn kaj transformi la financadon de la ligo – jen temo por aliaj artikoloj kaj planoj. Nepras prepari plenan taskmenuon, por ke ni sciu kiom kaj kion povu plenumi oficisto.La nuna artikolo almenaŭ klare kaj grandlitere starigas la ĉefcelon de la nuna jartrio. Kion ajn alian ni atingos aŭ malatingos ĝis julio 2012, la mezuro de la (mal)sukceso de la mandato de la nuna estraro devas esti: kiomgrade ni atingis la du nepraĵojn. IPR 10/29
— pàgina 10 del PDF —
FORPASO DE PROFESORO D-RO MAŬRO LA TORRE de Duncan CHARTERS, Vicprezidanto de ILEI (Usono) Karaj ILEI-anoj, En funebra ceremonio por Maŭro LA TORRE okazinta en lia universitato la 27-an de marto, jam transdonis kondolencon de la estraro de ILEI lia samurba kolego kaj universitatnivela kunlaborinto en multaj projektoj, Renato CORSETTI. Pri la signifo de lia laboro kaj la korskua novaĵo pri lia forpaso jam esprimis sin multaj esperantistoj en la [e-ins]-listo kaj aliloke. Mi do detalos kiel reprezentanto de la nuna estraro de ILEI, por memorigo aŭ klarigo por tiuj, kiuj ne konis lin, spertojn, kiuj por mi montris lian dediĉitan subtenadon de la instruado de E-o, kaj ne malpli grave, la kolegon kaj la homon. Niaj personaj kontaktoj estis malmultaj, sed signifaj. Li transprenis de mi la prezidantecon de ILEI okaze de elektiĝo post serĉado de la ĝusta homo por situacio, en kiu malfacilis kelkaj cirkonstancoj. Li montriĝis esti tiu homo. Mi rimarkis dum konsultiĝo lian naturan deziron ne kritiki aliajn, sed kunlabori kun ĉiuj kiom eble por la bono de la Ligo. Li alportis novan perspektivon kaj novajn rekonojn por la lingvo kaj por ĝia instruado. Maŭro forte emis apogi aliajn kunlaborantojn kaj plifaciligi iliajn klopodojn, aparte kiam temis pri la instruado de E-o. Tio estis unu motivo de la iniciato de la projekto Interkulturo, kiu daŭre evoluos, ĉar ĝi montras unikan edukan potencialon de la lernado de nia lingvo por interkultura kompreniĝo. Maŭro studis kaj esploris pri la lingvo je nivelo, kiu pravigis elekton al la Akademio de E-o. Tamen li aparte ĝojis pri la apliko, kiam li povis proponi helpon al junaj lernantoj, por ke ili pli rapide kaj pli bone konatiĝu kun la lingvo kaj kulturo, kiu plej efike ebligas transnacian komunikadon kaj lernadon. Lia atento al ebloj diskonigi E-on en serioza profesia kunteksto montriĝis en invito al mi fari kontribuon al numero de la itala universitata revuo, kiun li kunredaktis, Istruzione a Distanza. Temis pri nia sperto en Usono koncernanta la instruadon de la lingvo kaj la plifortiĝon de la movado, kiu
IPR 10/210
— pàgina 11 del PDF —
rezultis de diversmaniera neĉeesta instruado antaŭ la teknologia epoko. En sia propra universitato, la Tria Universitato de Romo, lia laboro kun kolegoj atingis, ke per la aldono de neĉeesta lernado al la klasejaj kursoj, la studentaro kreskis de 6000 al 18000. Mi aldonu, ke iniciatoj universitatnivelaj ĉe mia kolegio profitos de la sperto, kiun li volonte dividis kun mi dum interkonsultado. Li mem aktive partoprenis en la agado de ILEI kaj ĉiam volonte prezentis klerajn referaĵojn teoriajn, instrutemajn aŭ edukajn en simpozioj, konferencoj kaj kongresoj. En Bjalistoko li prelegis, kaj la ĉeestintoj de la prezentado de ILEI kaj de ĝia agado al la publiko memoros liajn klerajn kaj kuraĝigajn aldonojn al la rimarkoj de la partoprenantoj. Laste, el persona perspektivo jen du anekdotoj. Kiam mi vizitis lin en lia oficejo, li havis rendevuon kun studento, kiun li konsiladis pri lia doktoriga disertacio. Li plene atentis la bezonojn de la studento kaj pacience, subteneme klarigis kaj kuraĝigis, por ke lia laboro daŭre progresu. La studento siaflanke montris sian respekton kaj dankemon pro lia malavara helpemo, kaj tion mi rimarkis ankaŭ inter kolegoj kaj helpantoj. Intertempe, li provizis ĉion kion mi povis bezoni por mia laboro: spacon, aliron al la reto, komforton, senton de enhejmiĝo. Antaŭ du jaroj en Amsterdamo [vd la foton], okaze de la interlingvistika konferenco, Maŭro specife invitis min al manĝo kaj mallonga ekskurso kun sia familio, kaj mi aparte ĝuis la konatiĝon, kunestadon kaj ankaŭ tion, kion mi lernis pri la urbo pro liaj scioj. Tiam mi vidis la samajn amemajn kaj subtenajn rilatojn, kiujn li havis kun la tiam ĉeestantaj edzino kaj filino, kaj mi sentis min jam inkluzivita en lia familio. Eble tio simbolas kiu kaj kio estis Maŭro por mi kaj por tiel multaj aliaj. Ne elĉerpas la liston de liaj kvalitoj, liaj intelekta kapablo, iniciatemo, sincera dediĉo al nia afero, malavareco kaj inkluzivemo, sinteno trankvila tamen kuraĝiga, interesiĝo pri la bonfarto de aliaj, komprenemo pri cirkonstancoj, kiuj povis malfaciligi ies agadon, kaj deziro
IPR 10/211
— pàgina 12 del PDF —
ĉiel helpi por solvi tiajn situaciojn. Ĉio kune montras grandan homon, kies kvalitoj restos eterne kun ĉiuj, kiuj lin konis kaj kiujn li servis. Kaj certe kun ni kaj kun lia familio, kiu akceptu la kompaton de liaj kolegoj kaj amikoj en tiu korŝira momento, kiam nia konsolo estu la memoro pri ĉio bona kaj progresema, kiu restas kun ni kiel heredaĵo de lia vivo kaj de lia karaktero.
Maŭro LA TORRE – memoroj de amiko de Renato CORSETTI (Italio) Maŭro naskiĝis en Romo (Italujo) en 1946, vizitis la lernejojn ĉi tie kaj, kiel multaj el la plej famaj esperantistoj, memlernis Esperanton en 1962, per lernolibreto, per kiu, laŭ multaj fakuloj pri pedagogio, oni ne povus lerni ion ajn. Li poste finstudis pri matematiko en 1974 en la Roma Universitato «La Sapienza» kun disertaĵo pri matematika lingvo-scienco. Jam tiam liaj kontaktoj kun lingvistoj kaj lingvoscienco iĝis tre intensaj. Ekde la 1974-a, dum 15 jaroj, li instruis en bazlernejoj, samtempe laborante por instruista trejnado, kunlabore kun itala instruista asocio de demokrataj instruistoj. Temis pri delikata maniero por aludi al politike maldekstraj instruistoj. Maŭro ne nur kunlaboris kun tiu asocio, sed iĝis unu el la kolonoj de ĝi, verkis librojn pri instruado, gvidis kursojn ktp. Dum siaj studentaj jaroj kaj en la unuaj jaroj de instruado, li multege aktivis por E-o en Romo, en Italujo kaj internacie. En 1969 aperis nia komuna «Ĉu vi parolas tendare?», lernolibreto por labortendaroj, kaj en la 70-aj jaroj aperis amaso da tre teoriaj tekstoj pri lingvo-politiko, lingva imperiismo, strukturo kaj superstrukturo, verkitaj por seminarioj de la tiama ideologie ŝarĝita TEJO. Ekde 1987 li laboris en la Pedagogiscienca Laboratorio de la Tria Roma Universitato pri aŭtomatigo en ekzamenado, instru-teknologioj, teleinstruado, komputil-scienco, lingva statistiko, terminologio, lingvopolitiko, eksperimenta pedagogio. En tiuj kampoj li publikigis plurajn librojn kaj artikolojn. Lia bibliografio ĝis la komenco de la nova jarmilo estas videbla en http://lps2.uniroma3.it/lps/biblio-curr/bibliografie/la-torre-biblio.htm.
IPR 10/212
— pàgina 13 del PDF —
La familio La Torre (maldekstre) kun du filinoj de Stefan MacGill en parko de Klampenborg, Danlando, dum la ekskursa tago de la 36-a Konferenco de ILEI en Örestrand, Svedio, 2003. (Foto de Stefan MacGill) Ankaŭ en tiu nova labor-situacio li kontribuis multon al Esperanto. Li starigis la projekton InterKulturo kun la Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj [Kvazaŭa estas la vorto por «virtuala». Nur li kaj mi uzis tiun vorton, dum la ceteraj esperantistoj preferas prunti ĝin el naturismaj fontoj]. Tiu projekto estis la unua en ILEI, kies prezidanto intertempe li iĝis, kiu utiligis la reton grandskale por kunligi klasojn tra la mondo. Ankaŭ pro tio li ricevis la titolon «esperantisto de la jaro» en la jaro 2000. Intertempe, kvazaŭ iom flanke, li gvidis korespondan kurson pri Esperanto por deĵorantaj instruistoj en italaj lernejoj. Temis pri oficiala kurso de la universitato. Tre malofta okazo ne nur en Italujo. En la esperantologia kampo, li kunlaboris en la terminara komisiono de IAdEM (li estis baze matematikisto), verkis lernolibrojn kaj artikolojn precipe pri vortaraj kaj terminaj problemoj. Li redaktis lingvopolitikan rubrikon en instruista fakrevuo Cadmo, respondecis pri la lerneja instrueksperimentoj koncerne influon de E-lernado al la lingvo-konscia kapablaro, kaj projektis LIL (Lingva Interreta Laborejo), por la trejnado de lingvoinstruistoj. Li esti regula kontribuanto al la Internacia Kongresa Universitato kaj al la ILEI-konferencoj.
IPR 10/213
— pàgina 14 del PDF —
Li estis ankaŭ dum la lastaj jaroj membro de la Akademio de Esperanto. Malmultaj esperantistoj estus povintaj fari ion plian en nur unu vivo. Li ĵus mortis, la 25-an de marto 2010. Plenega salono de la Tria Roma Universitato partoprenis en lia funebra ceremonio, dum kiu oni parolis pri liaj tri grandaj viv-temoj: Esperanto, Demokrata Lernejo kaj Instru-scienca laboro.
Jen kelkaj reagoj al la retmesaĝo de Renato CORSETTI, en kiu li informis la mondon pri la forpaso de Maŭro: Kia ŝoko! Hodiaŭ mi legas miajn retmesaĝojn kaj eksciis pri la morto de Maŭro LA TORRE. Li estis juna, proks. 60-jara, ĉu?, edzo, patro de junaj infanoj. Li estis tiom kapabla, lerta esperantisto, fakulo, saĝulo. Giganta perdo por nia movado. Mi estas tre trista. Li estis amiko, bona amiko, konsilanto, gvidanto. Dum la UK en Bjalistoko mi filmis 14 personojn, por kapti ilian akĉenton. Mi filmis Maŭron, kiu parolis kun belega italeca melodio pri siaj planoj ferii post la UK en Dolomitoj, en tiuj belegaj montoj de la nordo de Italio, kie mia forpasinta edzo emis montgrimpi. Nome de Internacia Ekzamena Komisiono mi diras plej elkorajn kondolencojn al lia familio kaj amikaro. Mireille GROSJEAN (Svislando) Ho ve! malĝoja ŝoko ja! Mi ne eĉ iam renkontis Maŭron persone, sed li mankas al mi. Li helpis min ordigi miajn pensojn pri instrumaterialoj por Montessori-lernejoj, antaŭ du aŭ tri jaroj, kaj ili estas nun pretaj por esti lanĉotaj ĉi-monate. Mi esperis dividi la novaĵon kun li…. Nu, ripozu pace, Amiko. Penny VOS (Aŭstralio) Maŭro ekde la fondiĝo subtenis nian Internacian Laborgrupon por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de E-o. Ni profunde funebras. Kara Renato! Bonvolu transdoni la kondolencon de nia pli ol 200-membra, internacia komunumo al la familio. Maŭro restos poreterne kun ni. Ludoviko kaj Julinjo MOLNÁR (Hungario)
IPR 10/214
— pàgina 15 del PDF —
Estrarkunsido kun gvido de Maŭro LA TORRE en novembro 2001 Érd (Hungario). De maldekstre: Jozefo NÉMETH (red.), Boo Mee KIM-LINDBLOM(†), Stefan MACGILL, Agneta EMANUELSSON, Maŭro LA TORRE(†), Sabine TRENNER, Radojica PETROVIĈ. (Foto de Jozefo NÉMETH) Ne estas juste foriri sen ke la geamikoj havu la tempon esprimi kiom da estimo kaj da rekono ili ŝuldis al li. Mi nenion sciis pri lia malforta sanstato kaj la sciigo pri lia forpaso trafis min treege forte. […] Kiom da rememoroj aperas en nia menso! Ankaŭ al Parmo li venis por paroli en la Universitato. Kaj ankoraŭ okaze de la ILEI-Konferenco en 2006. Kaj kiam mi bezonis iun konsilon, iun helpon, je li mi ĉiam povis kalkuli. Nun mi imagas, ke lia spirito estas revenanta al la valo de Funes, ĉe la piedoj de la Grupo «Geissler», en la koro de Dolomitoj, por trovi tiun silenton kaj tiun kvieton, kiujn li tiom amadis. Al lia edzino kaj al la amata filino, kun kiuj mi povis konatiĝi dum la Festivalo de la Gejunuloj en Jesolo, mi esprimas miajn plej sentoplenajn kondolencojn Luigia OBERRAUCH MADELLA Asocio-Esperanto «Giorgio Canuto» de Parmo (Italio)
IPR 10/215
— pàgina 16 del PDF —
Estas esperantistoj, kiujn mi zorge priatentas kaj prinotas, kiam ili parolas pri nia lingvo aŭ pri nia movado. Maŭro estis unu el ili. Liaj prelegoj ĉe ILEI-Konferencoj kaj ĉe la Tago de la Lernejo de UK estis modelaj prezentoj de lingvaj kaj pedagogiaj temoj, je kiuj ĉiuj seriozaj esperantistoj povas profiti. Kvankam la profundpensa kaj bonkora Maŭro forpasis eble jardekojn antaŭ ol la ĝusta, deca momento, liaj prelegoj, liaj artikoloj, liaj komentoj, kaj eĉ – feliĉe pro la surbendigado de Mirejo en Bjalistoko – lia bela voĉo povas resti inter ni. Eble nun estas bona momento, finfine, komenci meti artikolojn pri pedagogio kaj lernado de E-o en la retejon www.ilei.info. Unu nova rubriko: Dokumentoj pri Pedagogio. Unu nova subrubriko: Maŭro La Torre. Kaj la multnombraj artikoloj, la prelegoj, la komentoj kaj ĉio, kion Maŭro diris pri E-o. … kaj lia voĉo. Dennis KEEFE Universitato de Nankino (Ĉinio) La 26-an de marto, konsternita, mi legis la mesaĝon, kiun Renato CORSETTI sendis al la listo «esperantisti-romani-e-laziali»: «Tiun ĉi nokton, en roma malsanulejo, mortis granda roma esperantisto, Maŭro LA TORRE, kiu estis aktiva ano de la roma grupo dum multaj periodoj de sia vivo…» Ĉu Maŭro mortis? Ne eblas! Mi vizitis lin la 19-an, kaj mi havis bonan impreson. Lia edzino telefone konfidis al mi, ke lia malsano estas tre grava, sed kiam mi vidis lin, mi tute ĝojis. Li ne havis la vizaĝon ruinigitan kaj benditan kiel mia patro, kiu havis la saman malsanon. Li sidis sur la lito kaj, afable, ni parolis pri E-o, pri lernejestroj, pri venonta regiona voĉdono. La tempo pasis tre rapide, kaj li respondis al mia «ĝis revido, baldaŭ mi venos viziti ankoraŭ vin» preskaŭ gaje, ridetante. Estis evidente, ke nia renkontiĝo donis bonfarton al ni ambaŭ. Mi tute ne povis imagi, ke nia «ĝis revido» estus al lia funebra ceremonio. Ne, li ne mortis. Li vivas en la koro de ĉiuj e-istoj, kiuj havis la bonŝancon koni lin kaj aprezi lian agadon kaj liajn projektojn, ĉiujn rimarkindajn, inter ili certe la projekton Interkulturo, kun la virtuala Lernejo Tibor Sekelj. Maŭro, serioza homo, eble tro serioza, mi ne forgesos vian lastan ridetantan vizaĝon! Filomena CANZANO (Italio)
IPR 10/216
— pàgina 17 del PDF —
Karaj kolegoj, Mi volas en la nomo de la nuna estraro de ILEI kaj de la tuta Ligo esprimi profundan kondolencon pro la forpaso de nia kolego kaj iama estrarano kaj prezidanto de ILEI. Niaj pensoj kaj kunsentoj iru al la familio kaj proksimaj amikoj de Maŭro. Ni dankas al Renato, ke li parolis nianome en la funebra ceremonio. En nia hejmpaĝo eblas legi nekrologon el la plumo de nia vicprezidanto, Duncan CHARTERS. Pezakore, ni turnas nin reen al nia taskaro, ke la aspiroj de Maŭro kaj de niaj aliaj antaŭuloj havu ŝancojn realiĝi. Stefan MACGILL, Prezidanto, ILEI
E-o kaj interlingvistiko en superagradaj lernejoj:
Ĉu malapero? Ĉu eblas novaj vojoj? de Ilona KOUTNY, Gvidanto de Interlingvistikaj Studoj de UAM, Poznań (Pollando), http://www.staff.amu.edu.pl/\~interl/index.html La instruado de E-o kaj interlingvistiko en altlernejoj kaj universitatoj estas strategie grava por la prestiĝo kaj la praktika instruista trejnado. Por la akcepto de E-o kiel lingvo kaj objekto de sciencaj esploroj batalis kaj intense laboris ankaŭ István SZERDAHELYI en la budapeŝta universitato ELTE, kaj kontribuis al la formado de multaj E-instruistoj. La instruadon de Esperanto kaj interlingvistiko en altlernejoj kaj universitatoj eblas sistemigi laŭ ĝia statuso: 1) ekster studprograma studrondo, 2) oficiala kurso, 3) memstara studprogramo; laŭ tipo: 1) lingvokurso, 2) scienca prelegaro aŭ kurso, 3) faka kurso en E-o, 4) kompleksa studprogramo; kaj laŭ la celo: 1) informi pri E-o kaj interlingvistiko, 2) «baki» esperantistojn kaj 3) formi profesiulojn (Koutny 2001). Speciala tereno estas la instruado de E-o en universitatoj de la tria aĝo. El la lasta listo de superagradaj lernejoj de Pirlot (http://www.ipernity.com/ blog/32119/234890) evidentiĝas, ke la tuta nombro de superaj lernejoj estas pli malgranda, ĉ. la duono, kompare kun tiuj en la 80-aj kaj 90-aj jaroj (la statistiko fine de la raporto montras nombron inter 90-125 por tiu periodo). Ne plu aperas la Humboldt-Universitato en Berlino, la Eötvös-Universitato
IPR 10/217
— pàgina 18 del PDF —
en Budapeŝto, la tradiciaj instruejoj…. Verŝajne ne ĉiuj kolegoj anoncis sian kurson. La listo en http://egalite.freeweb.hu/listo/triagradaj.doc anoncas nur 40 instituciojn, kvankam aperas tie kelkaj aliaj ol en la listo de Pirlot. Ĉu la instruado de E-o kaj interlingvistiko retiriĝas de la pli alta nivelo kaj pluvivos nur en kluboj kaj en la reto?! Analizante la datumojn de Pirlot ni vidas, ke la plejmulto da superaj lernejoj ofertas lingvokursojn (46 el 60 kursoj) de inter 1 kaj 4 semestroj, kio en si mem ankoraŭ ne estas universitata traktado de esperantologio, servas al informado pri E-o, eventuale al «bakado» de e-istoj. Okazas en kelkaj universitatoj kursoj pri E-kulturo aŭ interlingvistiko (11 kursoj). Kursoj pri lingvopolitiko aŭ interkultura komunikado, en kiujn eblas enplekti la alternativan solvon de lingva problemo, ne estas sufiĉe eluzataj, kvankam tie nature eblas trakti la rolon de E-o. Kompleksaj programoj apenaŭ troveblas. La fama E-fako de ELTE, kiu funkciis dum 43 jaroj en la kutima sistemo de universitataj (en la lasta fazo kiel altlernejaj) fakoj fermiĝis en 2009. Kompleksan programon ofertas nuntempe la Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznań, en formo de 3jaraj postdiplomaj studoj, parte distance pro la internacia partoprenantaro. Same UAM donas lokon al la unujara instruista trejnado de UAM kaj ILEI. La programo en Leipzig restis nur provo. Esperiga estas la iniciato en la Universitato de Szeged, enkonduki E-on en la formadon de kulturaj manaĝeroj. Tamen la fakaj studobjektoj tie estos plejparte hungare. La ĉefa profilo de la Universitato en Karlovo (Bulgario) estas turismiko, sed E-o havas gravan lokon. La uzo de E-o en la instruado de aliaj studobjektoj daŭre estas la specialaĵo de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj), sed manke de propraj konstantaj lernejo kaj instruistaro, ĝia agado ne povas disvastiĝi. Kelkaj lernejoj kiel la turisma fako en la universitato de Karlovo kaj la postlicea Turisma Lernejo en Bydgoszcz (Pollando) kunlaboras kun AIS. El la faktoj prezentitaj en la raporto de Pirlot konkludiĝas, ke la ĉefa celo de universitata agado samas kun tiu de aliaj e-kursoj, do informi pri E-o kaj «baki» esperantistojn. „Esperanton en lernejojn” – estas la slogano. Sed mankas diplomitaj kaj bone pretigitaj instruistoj! Nur pli bona kaj pli interesa instruado povas resti en konkurso kun aliaj fremdaj lingvoj. Necesas la kono de modernaj instrumetodoj kaj eluzo de riĉaj spertoj de Esperanto en interkultura komunikado.
IPR 10/218
— pàgina 19 del PDF —
En la nova eŭropa ekzamensistemo E-o havas sian normalan lokon apud la aliaj lingvoj. Eblis enkonduki tion pere de la hungara ĉi-terena institucio ITK danke al la ekzisto de ELTE-diplomitoj. La unu-jara instruista trejnado – komuna programo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI ofertas solidan formadon al estontaj kaj jam laborantaj instruistoj, koncentritan al metodika trejnado (vd raporton en http://www.ilei.info/novajxoj/Poznan2010febr.php) en simila formo kiel la universitata interlingvistika fako: du intensaj semajnoj kaj intertempe laboro hejme kaj rete kadre de Edukado.net, profitante ankaŭ el kelkaj kursoj de la aktuala interlingvistika sesio. Instruemuloj devus klopodi akiri almenaŭ tiun ĉi instruistan diplomon eldonitan de ILEI. Stefan MACGILL, prezidanto de ILEI, alvokis la landajn asociojn kaj sekciojn por subteni la trejnadon de almenaŭ unu persono. ILEI el sia Szerdahelyi-fondaĵo kune kun UEA povas subteni kvar kandidatojn. Pro malmultaj kompleksaj universitataj programoj pri esperantologio kaj interlingvistiko, kaj pro principe internacia bezono de profesia formado, la distanca instruado estas la plej konvena formo. Tiun formon plilarĝigas ankaŭ la Interlingvistikaj Studoj, kie okazas nur unufoje renkontiĝo dum la semestro. Tio necesas por koncize transdoni la materialon kun ĝiaj ĉefaj emfazoj, ekkoni gravajn fakulojn, kune ekzerci kaj priparoli la problemojn (instrui ne eblas teorie!) kaj por ekzamenoj. Novan formon de kunlaboro inter universitataj kolegoj kaj gestudentoj ebligas la Erasmus-projekto (Tytgat 2010). Temas ĉefe pri reciprokaj vizitoj por priparoloj kaj eventuala instruado, akcepto de gestudentoj, kiuj lernas E-on. La brusela Erasmus-Universitato, kie laboras Kristin TYTGAT, jam gastigis studentinon el la universitato de Kaunas. Ĉi-marte mi kun kolego el UAM, Michael FARRIS vizitis la universitaton kun la celo priparoli projekton pri interkultura komunikado. Enkadre de tiu ĉi kunlaboro ŝi gvidos kurson pri tradukado en septembro dum la interlingvistika sesio (tio estos malfermita ankaŭ al aliaj partoprenantoj). Alia ebla universitata kunlaborprojekto pri pedagogia terminaro ne komenciĝis pro la tragika morto de Maŭro LA TORRE. La eŭrop-uniaj projektoj principe estas malfermitaj ankaŭ por esperantistoj. Plej esperigaj estas projektoj, kiuj koncentriĝas al iu tasko ne rekte rilatanta
IPR 10/219
— pàgina 20 del PDF —
al E-o, tamen enplektante ankaŭ E-on, kiu povas esti la komuniklingvo inter la kunlaborantoj, kiel ekz. la projekto pri Lingva prismo de E@I. La lasta ILEI-konferenco en Krakovo kun sia programo pri universitata instruado – kiun mi gvidis – kaj la nova komisiono pri universitata instruado kadre de ILEI kun la gvido de Duncan CHARTERS, montras la rekonon de graveco de tiu ĉi tereno. La dua renkontiĝo de universitataj instruistoj samkadre estis tamen tre malgrandskala kompare kun la unua en Amsterdamo en 2008. La tiama elano haltis. Se Esperantio estas sufiĉe matura por universitataj studoj kaj kunlaboroj, tiam ili pli evoluos, se ne, E-o restos inter la hobiaj okupoj. Bibliografio Koutny I. (2001): Universitata instruado kaj instruista trejnado. IPR 2001/4: 13-21. Pirlot, Germain (2010): Esperanto-kursoj organizataj en universitatoj kaj altinstitutoj. (http://www.ipernity.com/blog/32119/234890) [korektita versio el 31.03.2010] Tytgat, Kristin (2010): EU-programoj: ebloj por Esperanto. IPR 2010/1: 14-18.
Propedeŭtika (helpa al lernado) valoro de E-o de Mireille GROSJEAN, fremdlingvoinstruisto (Svislando) Kolego CORSETTI priskribis en duparta artikolo (vd IPR 09/4, 10/1) la esplorojn de kelkaj el niaj pioniroj. Reage kaj kompletige mi ŝatus aldoni du aspektojn. La tri ecoj de modelo. (Laŭ FRANCK) Oni lernas per modeloj. Ekzemploj: garaĝisto lernas, kiel aspektas motoro, pere de motoro plasta, nefunkcia. En kemio oni lernas, kiel aspektas kaj ligiĝas la molekuloj, ludante permane kun plastaj molekuloj, kie la atomoj estas koloraj kugloj kaj la interatomaj ligoj estas bastonetoj. En anatomio la baldaŭaj kuracistoj disponas je korpo nekarna sed plasta, kiun ili povas observi, malmunti,
IPR 10/220
— pàgina 21 del PDF —
remunti, priskribi tuŝante ĝin. Dum la lernado en anatomiokurso subite ĉio kuŝas sur la tablo: stomako, hepato, pulmoj, koro ktp. Same okazas pri lingvoj. Esperanto ludas la rolon de modelo. Nun ni vidu, kiajn ecojn modelo havas: SIMPLA ĝi devas esti. Porlerna plasta korpo por kuracistoj, ekzemple, ne havas harojn. KOMPLETA, PERFEKTA ĝi devas esti. Kuracistoj, kvankam ili vidos amputitajn kaj/aŭ malsanajn korpojn, lernas pere de kompleta, perfekta, normala korpo. Garaĝistoj lernas per bona motoro, ne panea, difekta. DISERIGEBLA ĝi devas esti. Por lerni bone, iu persono devas povi permane malmunti, remunti, malmunti, remunti, vidi precize la lokon de ĉiu parto de la tuto. La garaĝisto povas malmunti la motormodelon, kemiisto povas malmunti la molekulojn kaj remunti ilin por montri, ke li/ŝi konas la lokon de ĉiu parto kaj majstras la temon. Se restas eroj sur la tablo post la fino de la remuntado, estas problemo….! ESPERANTO ESTAS SIMPLA, PERFEKTA KAJ DISERIGEBLA, kiel bona, lerniga modelo. SIMPLA: mankas esceptoj. Preskaŭ ĉio estas vere regula, travidebla. El «Kiam, iam, ĉiam, neniam» oni povas dedukti «Kio, io, ĉio, nenio». En neniu alia lingvo oni povas eltrovi deduktante. En iun alian lingvon venas bremsanta escepto. KOMPLETA, PERFEKTA. Kunmetu la tri aktivajn participojn kaj la tri pasivajn kaj la us-an formon kaj vi povas ĉion esprimi. Kunmetu radikon kaj unu aŭ du afiksojn kaj vi obtenos iun riĉan eltrovon aŭ iun aĉan insulton. Oni povas ĉion diri en Esperanto. DISERIGEBLA. Vidu tiun vorton, jam ni havas bonegan ekzemplon: diser-ig-ebl-a. Kvin partoj kune komprenigas tre precizan fajnan signifon.
IPR 10/221
— pàgina 22 del PDF —
Plie, E-o funkcias kiel lingvo. Ni ne forgesu substreki, ke tiuj modeloj en anatomio, kemio, mekaniko kaj similaj fakoj NE funkcias. Plasta porekzerca korpo ne spiras, ne digestas, ne marŝas. Molekula modelo ne kapablas ligiĝi kun alia kaj estigi materion. Plasta motoro tiros nenion. Do la komparo subite ĉesas. Esperanto estas KAJ modelo KAJ funkcianta lingvo. Per ĝi oni povas verki tekstojn, poemojn, teatraĵojn, diri amdeklaron, sakri aŭ insulti.
La emocia flanko (laŭ PIRON) Profesoro NÄF el la Universitato de Neuchâtel (Svislando), kiu instruas la germanan, diris al mi: «Kiam oni parolas pri lingvoj, ĉiam estas politikaj aspektoj kaj emociaj aspektoj kaj aspektoj, kiuj rilatas al potenco». Ni lasu la politikajn kaj pripotencajn aspektojn flanke kaj turnu nin al la emociaj. Oni ricevas lingvo(j)n en sia lulilo kune kun la rideto kaj voĉo de la patro kaj de la patrino. La lingvo estas ilo, kiu alportas al la infaneto la amon de la gepatroj. Melodio, tonoj, voĉoj…. Vortoj… Muziko… Ĉiu persono estas ligita al sia lingvo, kiel al siaj regiono, lando, patrujo. Per sia(j) unua(j) lingvo(j) oni nomas ĉiujn objektojn de la mondo. Neniam plu oni povos tiel lerni novan lingvon. Per siaj unuaj lingvoj oni konstruas sian mondon en sia kapo, oni malkovras la universon. Do homo estas ligita al sia lingvo same kiel infano al sia dorlotludila urso, kato, elefanto. Kiam la instruisto diras dum kurso pri la angla lingvo: «No french!!!» (same ni diru: «Ne krokodilu!!!»), la lernantoj fartas malbone, sentas atencon, sentas perforton. Malpermesi uzon de la propra lingvo estas perforto. Tamen estas malfacila paŝo: La lingvolernanto devas iam iel distanciĝi de sia unua lingvo. Se la unua lernenda lingvo estas malfacila, tre malsimila al la unua, la denaska, la lernanto sentos malagrablan etoson en si mem. La komenco de la lernado de la angla estas sufiĉe facila; pro tio, multaj lernantoj ŝatas la anglan. Kiam ili atingas la trian lernojaron kaj devas digesti la malregulajn verbojn kaj la multnombrajn neŝanĝeblajn esprimojn, idiotismojn, la etoso ŝanĝiĝas…. La instruisto devas kompreni tiun aspekton de la lernado, klarigi tiun fenomenon kaj helpi la lernantojn fari tiun salton. Se la instruisto estas
IPR 10/222
— pàgina 23 del PDF —
denaskulo de la lernenda fremda lingvo, estos malfacile. Dum la kurso la instruisto eble uzos la komunan instrulingvon por klarigi, ofte uzos la lernotan lingvon kaj per ĝi iom teatrumos kun multaj gestoj en amuza etoso. Tiel la lernantoj sentos sin feliĉaj, kuraĝos eksalti en la cellingvon kaj bone lernos ĝin. Demando: Kiu fremda lingvo estas la plej malfacila por lerni? Ĉiuj aŭskultantoj respondos: se temas pri ruso, kiu devas lerni la ĉinan, …. Se temas pri japano, kiu devas lerni la anglan, ….. Tamen la respondo estas tute simpla: LA UNUA! Ĉar en tiu momento oni devas forlasi sian denaskan lingvon (aŭ siajn denaskajn lingvojn), flankenmeti, ne tute forgesi, sed tamen iomete forlasi ĝin… distanciĝi. Homoj, kiuj uzas plurajn lingvojn, diras ofte: kiam vi lernis unu fremdan lingvon, vi povas poste facile lerni aliajn. Tio estas pruvo. Mi aldonu plian konstaton de PIRON: ĉar Esperanto havas logikan flankon kaj vastajn eblojn por kreema parolanto, la du duonoj de la cerbo de la lernanto kunlaboras plej harmonie. El tio venas sento de feliĉo ĉe la lernanto.
Post sukcesa komenco ĉu simila daŭrigo? de Katalin KOVÁTS (Hungario/Nederlando) La novtipaj UEA-ekzamenoj, ellaboritaj laŭ la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj okazigitaj kune kun la Ŝtata Lingvokezamena Centro (ITK) en Hungario, en 2009 havis sian unuan jaron. Dum tiu periodo estis aranĝitaj 10 ekzamensesioj kun 126 kandidatoj je tri niveloj (B1, B2 kaj C1). Kvankam en Francio mem ne okazis sesio, francoj (kun 23 ekzamenoj) estis la plej diligentaj kaj strebis je oficialaj testado kaj agnosko pri siaj lingvaj konoj kaj kapabloj. En la sekvaj lokoj staras germanoj (19), nederlandanoj (10) kaj belgoj (8). El ekstereŭropaj landoj la vicon gvidas Brazilo, de kie 6 personoj transpasis sukcese ekzamenon. En la dua jaro ĉu ni sukcesos superi la kvanton de la debutjaraj kandidatoj? Ĉu al akiro de atestilo pri la lingvaj konoj strebos ne nur junuloj kaj instruistoj, sed ankaŭ aliaj esperantistoj?
IPR 10/223
— pàgina 24 del PDF —
La faktoj, ke en Strasburgo, ĉe la Konsilio de Eŭropo la plurcentpaĝa esperantlingva referenckadro vicas inter la aliaj, pli ol 40 diversalingvaj eldonaĵoj; ke ĉe la Asocio de Lingvotestistoj de Eŭropo (ALTE) UEA ne nur membro estas, sed ankaŭ aktive prezentiĝas dum iliaj konferencoj, estas grandega lingvopolitika venko de E-o kaj esperantistoj. La «geedziĝo» kun la budapeŝta lingvocentro ITK, jam prestiĝa ĉe la menciitaj eŭropaj institucioj, kaj la komuna funkciigo de la unulingvaj E-ekzamenoj, laŭ la jam akreditigitaj normoj de la instituto, donis al la esperantista komunumo faciligojn kaj multkampajn ŝparojn. Nun estas en la manoj de la e-istaro pruvi, ke ni ne nur strebis al la lingva egalrajteco, sed ke ni volas ankaŭ uzi ĝin. La E-ekzamensistemo pretas, funkcias kaj plenrajte viciĝas inter tiuj de la naciaj lingvoj. La postuloj kaj la niveloj estas plene normigitaj. Nun oni povas akiri atestilon pri kono de E-o, kiu estas kvarlingva kaj kies niveldifinoj klare indikas al kiu ajn kompetentulo, kion la posedanto de la diplomo kapablas fari en la koncerna lingvo. Kiel ĉiuj novaj aferoj ankaŭ tiu ĉi sistemo bezonas tempon por esti akceptata. Ofte estas kritikata ĝia alta prezo, kiun UEA ne povas pli malaltigi ol ĝi ĝis nun faris, fakte jam nun kompletigante la ekzamenkostojn ekz. de la B-landanoj. Eblas diri, ke kvalite ne, sed preze jes ja, la KER-ekzameno pri E-o estas multe sub la eŭropa preznivelo de samrangaj, nacilingvaj ekzamenoj. La kunlaborantoj de la ekzamensistemo proponas al E-institucioj, oficejoj kaj movadaj organizaĵoj instigi siajn dungitojn kaj membrojn trapasi la KER-ekzamenon kaj akiri ankaŭ ekstermovadan rekonon. Estus bone se ĉe prijuĝoj de kandidatoj por novaj postenoj kaj subvencipetoj, je kazo de similiaj ŝancoj, signifus avantaĝon havi KERdiplomon. Ni montru al ni mem kaj al la eksteruloj, ke ni ne nur parolas kaj ŝatas nian lingvon, sed ĝin ni flegas kaj sur alta, mezurebla nivelo ankaŭ konas. Ni, esperantistoj estas kleraj. Ĝis nun estas nur unu movada estraro, el kies membroj ĉiuj posedas atestilon pri siaj lingvaj konoj. La Fondaĵo Edukado.net intencas montri sekvendan ekzemplon kaj modelon. Bonŝance jam kelkaj landaj asocioj, kiel ekzemple italoj kaj francoj, decidis adapti sian landan ekzamensistemon laŭ la novaj eŭropaj normoj. Tiucela laborseminario okazos dum la Itala Kongreso, kie trapasos la ekzamenon ankaŭ pluraj gravuloj el la landa ekzamenkomitato por mem spertiĝi kaj mezuriĝi kaj kun la celo ankaŭ tiel agnoski la gravecon de la KER-ekzamenoj.
IPR 10/224
— pàgina 25 del PDF —
KER-ekzameno en Herzberg (Germanio), aprilo 2009 Se vi ekinteresiĝis sciu ke: En 2010 estas anoncitaj la sekvaj sesioj: aprile dum PSI en Germanio, julie dum SES en Slovakio kaj dum NASK en San Diego kaj la UK en Kubo; aŭguste dum la Itala Kongreso en Linjano, en oktobro en Indonezio kaj en Herzberg dum TORPEDO, jarfine en Germanio dum IF kaj NR kaj dum JES en Pollando. Detalajn informojn vi trovas en la sekcio Novaj UEAekzamenoj en la retejo www.edukado.net aŭ skribu rekte al Katalin KOVÁTS, je la adreso redaktanto@edukado.net.
Dujara Comenius-projekto kun granda sukceso finiĝis en Herzberg, Germanio de Zsófia KÓRÓDY (Germanio/Hungario) Etaj infanoj kun ĝojbrilaj okuloj el tri bazlernejoj, entuziasmaj gepatroj, laboremaj gekolegoj – tiel ni povas plej mallonge resumi la finan eventon de la kelkjara kunlaboro inter la bazlernejo en Bar Hill (Britio), Komlóstetıi Általános Iskola (Miskolc, Hungario) kaj Nicolai-bazlernejo (Herzberg am Harz, Germanio).
IPR 10/225
— pàgina 26 del PDF —
Kion ni celis? Montri la lernfaciligan rolon de E-o per instruado de la lingvo al junaj, ĉefe 6-9-jaraj lernejanoj, montri, ke eblas veki la intereson de infanoj al lingvolernado, konsciigi ilin pri la propra gepatra lingvo kaj pri estimo al la lingvo de la partneroj. Celo estis ankaŭ montri, ke jam en juna aĝo lingvaj baroj povas malaperi, komunikado, interagado povas sukcese funkcii kaj veraj amikecoj povas ekesti.
Kiel ni komencis? Ni ellaboris la projekton en januaro 2008 kun granda helpo de Malcolm JONES kaj Angela TELLIER, sendis la dokumentojn al la opaj naciaj agentejoj, kiuj prizorgas la ’Dumviva Lernado’ programon de EU kaj petis subvencion enkadre de lerneja partnerecprogramo Comenius. Jam antaŭ la findecido pri la projektsubvencio ni mem organizis la unuan renkontiĝon en aŭgusto 2008 inter la Nicolai-lernejo en Herzberg kaj la brita Bar Hill lernejo, kiu pioniras en la enkonduko de la Springboardprojekto kaj bonsukcese instruas E-on laŭ la speciala instruprogramo. La bonege sukcesinta unua vizito de la brita grupo al Herzberg trankviligis nin kaj kuraĝigis ĉiujn partnerojn al la daŭrigo. Post la akcepto de la Comenius-projekto komenciĝis la realigo en aŭtuno 2008 kaj postulis de la projektgvidantaj gekolegoj sindediĉon, multe da kromlaboro kaj konstantan interagadon. IPR 10/226
— pàgina 27 del PDF —
Kion ni faris? La E-instruistoj el la partnerlernejoj ekinstruis la klasojn, E-grupetojn en la propraj lernejoj: Tim MORLEY (GB), Ilona FEDOR (HU) kaj Otto KERN kun Zsófia KÓRÓDY kaj kelkaj porokazaj helpantoj. Dum pli ol du jaroj la infanoj el la tri landoj lernis E-on laŭ speciale ellaborita projektmaterialo, ludante, kantante, praktikante. Ili interŝanĝis mesaĝojn, desegnaĵojn, fotojn, kantojn, filmetojn. Foje-foje ili ankaŭ interparoladis per la reto kaj skajpo. En la programo estis ankaŭ la preparado de filmo pri la propra lernejo kaj prezento de la memfarita filmo al la publiko. Kie kaj kiel ni renkontiĝis? Dum la 2 jaroj ni havis tri renkontiĝojn dank’ al la Comenius-subvencio, kiu ebligis la veturadon ne nur de po 6-10 infanoj per lando, sed ankaŭ de patrinoj aŭ patroj – ja temis pri 6-9 jaruloj kun kiuj kompreneble kunveturis ankaŭ la projekt-prizorgantaj instruistoj. La unua kunveno okazis en Bar Hill en aprilo 2009, la dua en Miskolc en oktobro, kaj la lasta en Herzberg inter 9-13 aprilo 2010. Gastoj, gastigantoj ne nur interkonatiĝis, sed profunde amikiĝis. Dum la unua renkontiĝo en Britio oni spertis ankoraŭ iom da distanciĝo, grupiĝo kun samlandanoj, sed la komunaj ekskursoj, ludoj kaj prezentadoj grandparte forigis tion. E-o servis kiel pontolingvo sed la infanoj lernis ankaŭ multajn vortojn, salutadon en la opaj naciaj lingvoj. Urborigardado, ekskursoj al belaj kaj interesaj lokoj zorgis pri tio, ke ili multe spertiĝu pri la kulturo, kutimoj, lingvoj, vivo de siaj partneroj. La gastfamilioj estis ideala loko por la etuloj por ricevi enkondukon en alilanda ĉiutaga vivo, por kunagado kun samaĝuloj, integriĝo en la vizitita socio. Estis ĝojige vidi, sperti, kiel nia planita pedagogia programo realiĝas, kiom senprobleme la infanoj kondutis en la novaj cirkonstancoj, kiom amikeme ili rilatis unu al la aliaj. Post ĉiu vizito fortiĝis la amikeco kaj dum ĉiu adiaŭo eklarmis kelkaj okuloj… Ni certas, ke la travivaĵoj restos neforgeseblaj, la kontaktoj daŭros, la geamikoj gardos la belajn memorojn en siaj koroj. Kiel finiĝis la projektperiodo? Dum la lasta staĝo en Herzberg okazis minej-muzea vizito en Clausthal-Zellerfeld, ekskursoj al Goslar kaj Bad Harzburg, urborigardado en Herzberg, vizito al la kastelo kaj al la Esperanto-Centro. La tri projektpartneroj kun helpo de direktoro de Nicolai-lernejo en Herzberg, s-ro Frank KELLER, la kolegaro kaj grupo de gepatroj preparis grandiozan adiaŭan festvesperon. Krom la britaj kaj hungaraj gastoj kaj germanaj gastfamilioj, infanoj partoprenis ankaŭ la aliaj instruistinoj de la lernejo, ĉeestis urbestro Gerhard WALTER, la gimnazia rektoro H.-J.
IPR 10/227
— pàgina 28 del PDF —
BÖTEL, geamikoj de la E-grupo kaj multaj aliaj homoj. El Hungario alvenis ankaŭ du instruistinoj de fremdaj lingvoj; la britan lernejan delegacion el Bar Hill akompanis la vicdirektoro s-ro Sanjay MISTRY kun sia edzino. Ĉirkaŭ 100 homoj ĝuis agrablan adiaŭan festvesperon kun ludoj en E-o, salutoj, paroloj, filmoj, kantado kaj dancprezentado de la infanoj. Oni fotis, filmis, interparoladis, kaj finis ĉion abunda festbufedo. Tiu ĉi sukcesa projekto kaj internacia evento kreis multajn novajn geamikojn, la lernantoj evidente ekŝatis lingvolernadon, la gepatroj, instruistaro komprenis la gravecon de internacia kunlaboro per E-o. Ni certas, ke tiu laŭdinda kaj imitinda modelprojekto postlasos ne nur multajn fotojn, murafiŝojn, filmojn, ktp. sed havos – kiel ni antaŭvidis kaj planis en la projektpriskribo – bonan varbefikon por la lingvo en la lernejoj, en la urbaj komunumoj, inter gepatroj, parencoj, instruistaro, lernejaj aŭtoritatoj, edukinstitucioj. Kiel plu? Krom la jam pretaj mallongaj filmoj pri la tri lernejoj estos pretigata DVD-filmo pri la agadoj, eventoj, rezultoj de tiu dujara kunlaboro, kiu resumos ĉion kaj estas sendenda ankaŭ al la naciaj Comeniusagentejoj. (Grandajn meritojn en tiu laboro havas Tim MORLEY, kiu ne nur zorgis pri la esencaj materialoj, sed estis la ĉefmotoro de la tuta projekto.) Krom tio ni ŝatus zorgi pri tio, ke la amikaj, familiaj kaj lernejaj kontaktoj sendepende de la projekto plu daŭru, la spertoj estu transdonataj al aliaj lernejoj, gekolegoj. Pri la temoj de la projekto, enhavo, detaloj de la instruprogramo ni raportos aparte. Interesiĝantoj pri simila internacia kunlaboro, projektontoj, bv. turni vin al Tim MORLEY, Ilona FEDOR aŭ Zsófia KÓRÓDY.
El la landoj kaj sekcioj… Aŭstrio Gerard COOL (1921-2009) Mortis la 25-an de novembro 2009 en Leibnitz, Aŭstrio, nia nederlanda kolego Gerard COOL. Li pasigis siajn unuajn 17 jarojn en Indonezio kaj poste profesie instruis en Montessori-Liceo en Zeist, Nederlando, kaj Ecole d’Humanité en Svislando. Aldone al matematiko kaj muziko, li ĉiam instruis ankaŭ E-on. Gerard lernis E-on kiel 20-jarulo kaj ekde 1968 kun la IPR 10/228
— pàgina 29 del PDF —
franc-kanada edzino Florence COTE, ĝi fariĝis la ĉiutaga lingvo. Post emeritiĝo ili translokiĝis al Aŭstrio kaj tie li dediĉis multan tempon al verkado: fikcia 4-voluma romano Sava, provoj de matematika lernolibro, artikoloj pri esperantologio. Lia lasta verko Utopio aperos postmorte. Dum la 32-a ILEI-Konferenco en Montpellier (Francio, 1998) li prelegis kun la titolo «Lernejo de Humaneco». La lasta ILEI-Konferenco, kiun li partoprenis, estis en Kaunas (2005), li prelegis pri alternativa lernejo en Alpa montaro (Svislando), kie li iam instruis. Al la familio ILEI kore kondelencas. Stefan MACGILL
Brazilo Esperanto bonvena Tre malofte granda entrepreno aŭ granda asocio efektive apogas E-on. Sed kelkaj agrablaj esceptoj tamen estas, kaj tiam la disvastigado de Esperanto vere ricevas apogon, simpation kaj favorojn. Tiel okazas ĉe la «Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj» (45mil asocianoj) de la urbo Volta Redonada – RĴBrazilo, kie jam de 11 jaroj funkcias senpagaj E-kursoj, kiuj daŭras 7 monatojn, kun ĉiusemajna leciono. La Asocio, en sia bela, granda kaj luksa «Instituto por Zorgado de la Sano de Maljunuloj», vere favoras la instruadon de E-o, ĉar ĝi disponigas al la kurso vastan lernoĉambron kun bona lumigado, bona aerumado, blanka skribtabulo ktp. Pri sia E-kurso la
IPR 10/229
— pàgina 30 del PDF —
Asocio ĉiam antaŭinformas la publikon tra diversaj kanaloj. La E-kurso estas konsiderata kiel tre utila okupiĝ-terapio por la maljunuloj kaj junuloj. Je la fino de la kurso la gelernintoj ricevas de la Asocio atestilon pri partoprenado. La instruanto estas la emerita universitata profesoro, inĝ. Alberto FLORES, BEL/UEA-delegito (87-jara, 60 jaroj de E-o), kiu ĉiam disdonas al ĉiu lerninto ekz-on de la valora «Almanako Lorenz». laŭ la informoj de Alberto FLORES
Ĉinio Seminario de la ĉina sekcio de ILEI La seminario okazos inter la 2-a kaj 11-a de aŭgusto 2010 en la Baiyangshujie-Lernejo, Taiyuan, Shanxi-provinco, kun la ĉeftemo «Pasinteco, nuneco kaj estonteco de E-instruado en Ĉinio». Oni atendas E-instruistojn kaj instruemulojn, kiuj jam posedas E-on sed bezonas plian trejnadon pri lingvodidaktiko kaj interkultura pedagogio, kaj interesitojn, kiuj jam lernis aŭ intencas lerni Esperanton. Eksterlandaj instruistoj: Ronald J. GLOSSOP (Usono), Peter WEIDE (Danlando), Gabriel OLÚBÙNMI SHÓ-DAVIES (Niĝerio). Pri la fakaj, laboraj, trejnadaj kaj distraj programeroj demandu: GONG Xiaofeng: 13065155677, QQ: 81523339, skajpo: fenja2004, retadreso: <arko.gong@qq.com>
Danio Bona E-aranĝo – helpanto de instruanto! En 2010, dum la rokfestivalo en Roskilde apud Kopenhago denove okazos internacia E-laborbrigado (27 junio – 5 julio). Danke al tritaga laboro, la restado de la partoprenantoj estos senpaga kaj personoj dezirantaj labori pli, povos gajni monon. Eblas vidi la informojn kaj rete aliĝi en http://roskilde.festoklubo.dk/. Demandojn pri la laborbrigado oni povas fari al Simon Damkjaer HAZARD: <blindulo@gmail.com>. La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rokfestivalon sen pagi la bileton (240 eŭrojn), loĝlokon, manĝaĵojn estas, precipe por gejunuloj, taŭga motivo por eklerni kaj plulerni E-on, kion atestas i.a. spertoj akiritaj en superaj lernejoj de Krakovo. Kunlabore kun la organizantoj – DEJO, Maria MAJERCZAK
IPR 10/230
— pàgina 31 del PDF —
Germanio AGEI-alvoko al ĉiuj membroj: la Asocio de Germanaj E-Instruistoj havos sian jarĉefkunvenon dum la 87-a Germana E-Kongreso (GEK) la 22-an de majo 2010 inter 16:00-17:30 en Edith-Stein-Haus, Engelsgasse 1, 67657 Kaiserslautern. Bonvenon!
Hungario «Consummatum est» … d-ro Ferenc JÁKI (1919-2010) La 26-an de marto 2010 forpasis en Budapeŝto d-ro Ferenc JÁKI, emerita mezlerneja instruisto kaj doktoro pri klasika filologio. Li naskiĝis la 16-an de novembro 1919. E-on li lernis en kurso de Julio BAGHY en 1961. En 1965 li diplomiĝis kiel E-instruisto. Li verkis artikolojn, prelegis en diversaj lokoj pri la plej diversaj temoj, kiuj respegulis lian vastan terenon de interesiĝo. Per E-o li vizitis tutan Eŭropon, kaj li partoprenis ankaŭ la Pekinan UK-on. Kun prof. István SZERDAHELYI li iniciatis la leĝigon de la elekteblo de E-o kiel studobjekto en hungaraj lernejoj kaj la starigon de Ŝtata Ekzamenkomisiono, kiun li prezidis de 1967 ĝis 2008. De 1966 ĝis 1969 li kunlaboris kiel tradukanto kaj voĉleganto por la E-elsendoj de Hungara Radio. Dum pluraj mandatperiodoj li estis komitatano kaj estrarano de Hungara E-Asocio, kies Honora Membro li fariĝis. En 1992 Ferenc JÁKI estis elektita Honora Membro de UEA. En 1999 li estis distingita kiel Kavaliro de la Hungara Kulturo. Kiel pensiulo li aperis en 1979 en la vivo de Unuiĝo de Amikoj de Artoj. Malfermante ekspoziciojn li prezentis pli ol 150 kulturhistoriajn prelegojn. Li aperigis plurajn poemarojn en la hungara lingvo kaj ankaŭ skulptis, pentris kaj fotis. Laŭ lia kredo eblas eviti la spiritan indiferentiĝon. Lia slogano estis: „Dum la plugfero plugas, ĝi restos brila, eĉ se dume ĝi uziĝas, tamen ĝi flankenmetita rustiĝas, eĉ se freŝnova!”
IPR 10/231
— pàgina 32 del PDF —
En la funebra ceremonio ILEI estis reprezentita de ĝia prezidanto, kio estis menciita dum la digna kaj emocia du-lingva adiaŭo donita nome de esperantistoj, de Imre SZABÓ, la prezidanto de HEA. Unuaj paŝoj de la Esperanto-kulturmanaĝeroj En la suda parto de Hungario, en la universitato de Szeged [seged] en septembro 2010 ekos faka formado de organizantoj de E-eventoj. La lingva preparo de la studontoj komenciĝis jam nun, fine de februaro. En la studprogramo de la Andragogia Instituto de la Universitato de Szeged montriĝis eblo je universitatnivela trejnado de E-kulturmanaĝeroj. La nova studformo estas unujara, oficiala universitata kursaro. En la tria studjaro de la Andragogia Fako unu grupo de la studentoj (ĉ. 15-20 personoj) havos eblon specialiĝi pri organizado de E-eventoj. La celoj de la nova fako estas: instrui al la studentoj la internacian lingvon je almenaŭ B2-nivelo kaj partoprenigi ilin en kiel eble plej multe da E-aranĝoj, por ke laŭ propraj spertoj kaj la lernitaj fakaj konoj ili povu prepariĝi je altnivela kaj profesia organizado de aranĝoj kaj programoj de la E-movado. Por la lingva preparo ni petis helpon de Katalin KOVÁTS, redaktoro de Edukado.net, laŭ kies konsilo la lingvan preparlaboron de la studentoj ni komencis jam je duonjaro antaŭ ol la studoj oficiale ekos. Kadre de tio 12 studentinoj partoprenis 3-tagan intensan semajnfinan kurson [vd la foton prenitan el la blogo de Edukado.net ĉe Ipernity] (24 x 45 minutoj) sub la gvido de Petra SMIDÉLIUSZ. La studentoj ĝuis kaj pozitive akceptis la baze rektmetodan instruadon de movade aktiva, kun la studentoj plimalpli samaĝa junulino (tamen jam diplomita lingvoinstruisto). Petra, uzante ĉefe la materialojn de edukado.net kaj la libreton Poŝamiko, krome erojn de la lernfilmo Pasporto al la tuta mondo aŭtente gvidis la lecionojn. Ŝi instruis la bazajn gramatikajn kaj leksikajn elementojn de la lingvo, enkondukis la studentojn en la movadhistorion de la Internacia Lingvo kaj gustumigis al ili ĉefe la junularajn aranĝojn. La partoprenantoj IPR 10/232
— pàgina 33 del PDF —
estis preparitaj memstare plulerni, uzante lernu.net kaj aliajn retajn eblojn, vortarojn komunikkanalojn. Ekde septembro de 2010 la grupo havos Elingvokurson sub la gvido de Ildikó LADÁNYI. Kun la organizanto de la projekto, Edit ÚJVÁRI, la grupo lernos ankaŭ pri movadhistorio kaj partoprenos kurson pri faka komunikado per E-o, gvidotan de Petra SMIDÉLIUSZ. La grupanoj studos hungare ankaŭ fakajn studobjektojn kadre de la kursprogramo de event-organizado. Ni esperas ke la ĵus trejnitoj rapide trovas sian vojon al la junulara Emovado kaj baldaŭ organizos programojn ankaŭ en sia universitata urbo Szeged, plue en la estonteco eklaboros kiel utilaj kaj laborigataj fakuloj dum multaj movadaj aranĝoj kaj en diversaj E-centroj. Edit ÚJVÁRI docentino de la Universitato de Szeged (Andragoga Instituto) organizanto kaj gvidanto de la nova E-studformo en Szeged
Kongo DKEA havas novan komitaton La seminario de ILEI organizita de s-ro Radojica PETROVIĈ kaj Jose Manuel CONDE LLINARES en la pédagogie universitaire de Kinŝaso UPN en julio 2009 naskis bonajn fruktojn kaj donis novan elanon al la kongolanda E-Asocio, mallonge DKEA, por antaŭenigi la E-movadon en RD KONGO. Post la foriro de niaj supremenciitaj gastoj, la kongolandaj esperantistoj komprenis, ke jam estas la tempo reorganizi sian movadon. Tial la 9-an de aprilo 2010 estis okazigita ĝenerala asembleo de DKEA, kies pozitiva rezultato estis elekto de nova komitato, al kiu oni donis la taskon reorganizi kaj revivigi la movadon en RD KONGO. Estis elektitaj [vd ankaŭ la dorsan kovrilon – NdlR]: 1) S-ro JP LUNGIKISA SUMBU (Prezidanto) 2) S-ro Victor LUFIMPU LUKOLAMA (1-a Vic-Prezidanto) 3) S-ro NLANDU LUYALA (2-a Vic-Prezidanto) 4) S-ro Arlain KIZEYIDIOKO MAYINDA (Ĝenerala Sekretario) 5) Sro Evariste MUNUKU wa MULONGO (Kultura Konsilanto) 6) Martin LOFEMBA (Administra Konsilanto) 7) F-ino Nelly MASEMI (Kasistino) Tiu nova komitato havas grandan defion, preskaŭ pasis kvar jaroj dum kiuj DKEA ne bone funkciis, tion povas atesti la afrika komisiono kaj UEA, ĉar dum tiu periodo neniu raporto de DKEA estis sendita al UEA. La movado
IPR 10/233
— pàgina 34 del PDF —
preskaŭ mortis pro diversaj kaŭzoj, interalie la sociekonomia krizo, la internaj kaj senfruktaj rivalecoj inter la ĉefroluloj de kelkaj kluboj… Granda malordo regis en la E-movado. Por revivigi nian karan movadon ĉies subteno estas necesa, tial la nova komitato malfermas siajn pordojn al ĉiuj. Niaj kontaktadresoj estas: B.P. 1007 Kinshasa/Limete, RD CONGO, dkeaprezidanto2010@gmail.com, dkeakomitato2010@gmail.com Arlain KIZEYIDIOKO
Pollando Zamenhof-festo en la Zamenhof-lernejo de Zagórnik Ĉiujare, la 15-an de decembro, en la Elementa Zamenhof-Lernejo de la vilaĝo Zagórnik, en suda Pollando, estas festata la Tago de la Patrono. En 2009, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, la festo estis speciale riĉenhava. Gelernantoj ludis spektaklon pri la vivo de la kreinto de E-o, akompanatan de fragmentoj de samtema filmo kaj de multmediaj prezentadoj. La parabolon pri la turo de Babelo rakontis, ene de la spektaklo, pastro. La prezentado transportis la lernejanojn en la etoson de la tempo, en kiu la Patrono vivis, permesante ilin pliriĉigi siajn sciojn pri li kaj pli bone kompreni la signifon de lia verko. Estis prezentita ankaŭ metodika spektakleto, per kiu la plej junaj gelernantoj montris kiamaniere ili lernis la E-lingvan himnon de la lernejo. Per kanto pri koboldetoj estis vidigita facila maniero lerni la lingvon. La standardon kaj himnon de la Zamenhof-lernejo eblas vidi en la lerneja hejmpaĝo: http://www.spig-zagornik.um.andrychow.pl/spig-zagornik/Glow na.php?title=Patron_szkoly. Por la scenaro de la spektaklo estis uzita la malnova, bona romano por gejunuloj „Chłopiec spod zielonej gwiazdy” (La knabo de sub la verda stelo) de Maria ZIÓŁKOWSKA, la nova libro „Zaczęło się na Zielonej” (Ĉio komenciĝis ĉe la Verda) de Zbigniew ROMANIUK kaj Tomasz WIŚNIEWSKI, kaj citaĵoj el brilaj artikoloj pri E-o de la juna krakova esperantistino, membro de la tiuurba Rondo de Junaj Ĵurnalistoj-Esperantistoj, Krystyna
IPR 10/234
— pàgina 35 del PDF —
HAWLENA-KRZEMIŃSKA. La scenaron prilaboris la instruistinoj Danuta KIERCZAK kaj Władysława MALCZYK. La unua el ili fervore gvidas E-okupojn en tiu lernejo. Ŝiaj gelernantoj dufoje reprezentis la lernejon E-lingve en la regiona fremdlingva artkonkurso por lernejanoj „Alproksimiĝu al la mondo” (2006, 2008) kaj gajnis la duan kaj la unuan premiojn en la lingva kategorio: Esperanto. Maria MAJERCZAK
Por via notlibro… Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net (RITE) estos lanĉita en aŭtuno 2010 de Katalin KOVÁTS, gvidanto de RITE (Hungario/Nederlando) Por altigi la kvaliton de la instruista laboro kaj tiel pli bone kaj pli efike instrui la internacian lingvon, Edukado.net, kunlabore kun ILEI, lanĉos retan trejnkurson por instruantoj. Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn kelkajn ĉeestajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznań), sed volas plivastigi la trejniĝeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn en foraj landoj. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili. La celo de edukako.net lanĉi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial tiu lasta esprimis sian subtenon kaj laŭeblan kontribuon al la sukcesa funkciigo de la trejnado.
IPR 10/235
— pàgina 36 del PDF —
La Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estos lanĉita, kiam la nova paĝaro pretos kaj estos jam provita dum kelkaj monatoj. Tial verŝajne RITE startos plene nur en aŭtuno 2010. La teĥnikaj planoj pretas, la programistoj jam laboras por pretigi la ĝis nun unikan Esperanto-trejnejon, kiu malgraŭ la seriozaj temoj, espereble estos alloga kaj amuza metiejo, kien oni volonte kaj regule revenas por lerni kaj spertiĝi, testi la aliajn kaj esti testata. Krom la programa fono necesas zorgi ankaŭ pri la enhavo, por kio estis bezonata trovi kompetentajn kaj laborpretajn fakulojn pri la lanĉotaj studblokoj. La instruista teamo pli-malpli kunmetiĝis kaj la kolegoj ekagis por konstrui la programon kaj la testojn. Jen la ĉefaj studobjektoj kaj iliaj gvidantoj: • Metodiko de lingvoinstruado, trejnado (Katalin KOVÁTS) • Fonetiko (John WELLS) • Esperanto-gramatiko (Ilona KOUTNY) • Interlingvistiko (Wim JANSEN) • Literaturo (Tomasz CHMIELIK) • Movadhistorio (Baldur RAGNARSSON) Flanke de ILEI Duncan CHARTERS kaj Stefan MACGILL, flanke de ESF Mark FETTES pretos kunlabori kaj helpi. Ni antaŭvidas kunlaboron kun la universitato Adam Miczkiewicz el Poznań. La retkurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj, plenigotaj kaj pretigotaj de la partoprenantoj. Necesos pretigi ankaŭ studprogramojn, lecionplanojn. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono. Tamen gravas atentigi ĉiujn, ke post tiuj studoj, malgraŭ tio, ke ili estos kompleksaj kaj ampleksaj, oni ne ricevos universitatan kaj institucian diplomon. La atesto pri la partopreno estos movada, tamen espereble prestiĝa. Nur tiuj aliĝu al RITE, kiuj venas por la studoj, spertoj kaj praktiko mem.
IPR 10/236
— pàgina 37 del PDF —
Post la unuaj anoncoj kolektiĝis jam 70 nomoj el 26 landoj, kiuj interesiĝas pri la studoj kaj kiuj ricevis jam la unuan cirkuleron. El tiu scieblas, ke gravas, ke la kandidatoj havu jam komence la lingvonivelon B2 (laŭ la Eŭropa Referenckadro), pretu sindediĉe labori semajne ĉ. 1-2 horojn (eĉ se komplete laŭ propra ritmo) pli-malpli dum unu jaro, havu komputilan aliron, retkontakton kaj povu pagi la kelkcenteŭran studkoston, difinotan surbaze de la laŭlanda UEA-tarifoj. Tiuj, kiuj sukcese finos siajn studojn, povos rericevi parton de siaj studkostoj. Se vi interesiĝas pri eventuala partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin – sen ajna sindevigo – ĉe redaktanto@edukado.net por ke ni trovu vin rekte, kiam ni havos konkretajn informojn.
TORPEDo-6 / ILEI-seminario
Seminario pri subvencipetado (SPSP) renkonto kun fakuloj, projektintoj praktika helpo al projektontoj AGEI, landa sekcio de ILEI en Germanio invitas interesiĝantojn el Germanio kaj el la tuta mondo al sia Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia organizata de Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana ECentro inter 8 kaj 12 oktobro 2010.
Celo prezenti modelcele sukesajn internaciajn projektojn por junularo, lernejoj, asocioj ekkoni eblojn, vojojn, manierojn por subvencipetado renkontiĝi kun fakuloj, ellaborintoj de sukcesaj projektoj (ekz. Comenius, Grundtvig, Erasmus) Teorio kaj praktiko Lernu pri lokaj, regionaj, internaciaj kunlaborebloj, ekkonu la plej gravajn organizaĵojn, ekkonu fakulojn, havu rektan spertinterŝanĝon. Tiu kunveno estos grava kaj por spertaj instruistoj kaj por tiuj, kiuj ŝatus ekkoni pli pri subvenci-serĉado por Esperanto. Modeloj de ellaboritaj projektoj kun klarigoj, konsiloj je via dispono!
IPR 10/237
— pàgina 38 del PDF —
Spertinterŝanĝo prezentado de detaloj, spertinterŝanĝo, diskutoj lerni la uzon de interreto por serĉado de informoj, por taŭga, rapida maniero de interagado trarigardo de projektformularoj, postuloj, ebloj kaj devoj praktika helpo por analizi, plani, ellabori la subvencipetojn, lernado per faro prezentado de rezultoj de sukcesaj projektoj, raportoj, produktoj de kunlaboro Planado kiel komenci, realigi, administri projektojn kiel pli efike helpi projektantojn, subvencipetantojn
Invitotoj, prezentontoj Fakuloj el kaj ekster la E-movado, reprezentantoj de ILEI, E@I, TEJO, EEU, kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) Partoprenkotizo Ĝis 31.05.2010: 35 EUR; ĝis 01.06-31.08 40 EUR; poste 45 EUR. Subvencio de ILEI estas petebla. Anoncu vian prelegtemon, prezenton de projekto, ideojn por trakti kaj petojn por konsideri. Prelegantoj kaj kunlaborantoj ricevos rabaton. Kontakto: Zsófia KÓRÓDY, prezidanto de AGEI, , DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6. +49/5521-5983, zsofia.korody@esperanto.de, http://ic-herzberg.de.
Heidi refoje en Indonezio Post la sukceso de la kursoj en Indonezio, novembre lastjare (vidu www.ipernity.com/blog/edukado.net/201669 kaj IPR 2010/1), Heidi planas plian instruvojaĝon septembre-oktobre ĉi-jare (sept.24-okt.17). Ŝi planas reiri al kiel eble plej multe el la samaj urboj, kaj eventuale aldoni unu-du aliajn urbojn, kie nun junaj homoj mem eklernis post sciiĝo pri la lingvo
IPR 10/238
— pàgina 39 del PDF —
pere de la grupo en Facebook: www.facebook.com/group.php?gid= 205294336248, instrui kaj, se estas interesiĝo, ankaŭ okazigi ekzamenojn. Ĵus aperis intervjufilmo, en kiu Katalin KOVÁTS, kiu flanke de Edukado.net helpis prepari la metodikan parton de la instruvojaĝo, parolas kun Heidi pri ŝiaj preparlaboro, spertoj kaj rezultoj. La filmo donas utilajn ideojn pri tiutipa laboro por vojaĝantaj instruistoj kaj enrigardon pri la movada vivo en Indonezio. Ĝi spekteblas ĉe: www.ipernity.com/doc/edukado.net/home /video. La filmo estas ankaŭ aĉetebla kontraŭ 20 eŭrojn, sumo per kiu vi subtenas la novan instruvojaĝon (lernomaterialojn, ekzamenkotizojn…) La subtenmono sendeblas al UEA-konto ‘hego-v’ kun klara mencio de la celo: ‘Heidi en Indonezio’ aŭ la DVD-oj pageblas ĉe transpreno ĉe iu el la E-aranĝoj kie ili aĉeteblas. Rigardu por la listo de tiaj aranĝoj kaj pliaj informoj ĉe http://edukado.net/anoncoj/23292.
Kurso de Heidi GOES en Jakarta
IPR 10/239
— pàgina 40 del PDF —
Eblas ankaŭ subteni la vojaĝon ĝirante vian kontribuon al la Fondaĵo Azio de UEA, same kun mencio ‘Heidi en Indonezio’. Tiam vi ne ricevos la filmon, sed povas subteni ankaŭ per pli malgranda sumo. Kontaktadreso: Heidi GOES, heidi.goes@gmail.com
Labortable ILEI aktivis depost la apero de la antaŭa numero de IPR: • Vizito de konferenca komisiito Ana Montesinos al Kubo kaj vizito kun LKK al nia konferencejo portis multajn novaĵojn pri la salonoj, faciligoj, programebloj, ekskursoj, favoraj ebloj por la partopreno de kubaj kolegoj, kaj la paralela seminario pri instruista trejnado. (Fino de dua aliĝperiodo: Majo 15) • Aperigo de la simpozia kajero de nia konferenco en Krakovo en PDF-formato kun la celo presi cent ekz-ojn fizike. Kontribuintoj kaj tradukintoj jam januare ricevis dank-ekzemplerojn. • Raportoj de 15 Landaj Sekcioj kaj reprezentantoj estis ricevitaj kaj estas kompilataj. • Nova komitata retgrupo estas starigita kaj aktivigata cele al ret-voĉdonoj. • La hejmpaĝo signife riĉiĝis: aldoniĝis oko da novaj varbiloj, informoj pri niaj kasoj kaj fondaĵoj, niaj eldonaĵoj, laborplanoj de la lastaj tri mandatperiodoj, definitiva buĝeto 2010, la seminario en Burundo kaj nova universitata programo en Hungario. • ILEI faris alvokon al ĉiuj Landaj Asocioj de UEA en Eŭropo oferti stipendiojn por la instruisto-trejna kurso kiu komenciĝos septembre en Poznań, Pollando. • Aperis marte numero 2009-3 de Juna amiko; nova skipo estas aktive trejnata cele al baldaŭa aperigo de numero 2010-1 kaj per tio rekapto de la eldonritmo. [NdlR: Ĝi fakte eniris presejon apr 28, samtage kiel IPR!} • Planoj konkretiĝas por Seminario Pri Subvenci-Petado (SPSP) en Herzberg oktobre, paralele kun Torpedo 6 – la faka kunveno organizata de la germana ILEI-sekcio. smg
IPR 10/240
— pàgina 41 del PDF —
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute (gvid.) Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot Lerneja: Carola Antskog (gvid.), Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Julián Hernández (estrare), Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill) Terminara: Maŭro La Torre (gvid.), Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović) Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikait÷, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat
Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: +421 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/ Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.
IPR 10/241
— pàgina 42 del PDF —
ICH (Interkultura Centro Herzberg): DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, 0049-55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill. A-komitatano el ILEI: Atilio Orellana Rojas. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; JeanPierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60;
Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>. La nunan numeron ni sendis al la presejo 28 aprilo 2010, redaktofino por la sekva numero 15 aŭgusto 2010.
Foto sur la dorsa kovrilo supre: Comenius-projekto en Herzberg (vd p.25), malsupre: DKEA havas novan komitaton (vd p.33).
IPR 10/242
— pàgina 43 del PDF —
KER-ekzameno en Saarbrücken (Germanio), 2009 (vd p.23)
Instituto por Zorgado de la Sano de Maljunuloj (vd p.29) IPR 10/243
IPR 2010/3
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 40 – trimonata
10/3 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Aurora Bute Augusto Casquero Ivan Eidt Colling Péter Gerő Mireille Grosjean Oleg Izyumenko Marija Jerković Katalin Kováts Lee Jungkee Stefan MacGill Rob Moerbeek Gilda Muñoz Bonilla Johann Pachter Radojica Petrović Tea Radovanović Heike Schüssler Gong Xiaofeng
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………… 3 Stefan MACGILL: Nova epoko por ILEI ………………………………………………………… 4 Aurora BUTE: Serioza laboro dum la ILEI-Konferenco …………………………………… 5 Rezolucio de la 43-a Konferenco de ILEI………………………………………………………. 7 Komitataj decidoj en Matanzas ……………………………………………………………………. 8 Radojica PETROVIĆ: Konferenca omaĝo al Maŭro La Torre ……………………………. 9 Oleg IZYUMENKO: ‘Interkulturo’ retrovas siajn flugilojn ………………………………. 10 Ivan EIDT COLLING: Ni semas kaj semas… ………………………………………………….. 12 ILEI aktivis dum la UK (Stefan MACGILL) …………………………………………………. 16 Katalin KOVÁTS: Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj……………….. 21 Mireille GROSJEAN: KAEM en Ulan Batoro…………………………………………………. 23 El la landoj kaj sekcioj (CN, DE, KR, HR, MX, PL, CH) ……………………………… 25 Péter GERİ: Letero de eksterulo – pri ebla eksperimento metodologia …………… 34 Rob MOERBEEK: La naŭa………………………………………………………………………….. 38 44-a konferenco de ILEI, Kopenhago 2011 (alvoko)……………………………………… 40
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: Małgosia KOMARNICKA, ul. Kilińskiego 14/3, PL-59-300 Lubin, Pollando, <margareta.ilei.pollando@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, informado, Konf. 2011, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Titolpaĝe supre: ILEI-seminarianoj en Kubo; malsupre: tri sekciestroj en la seminario de ILEI-Ĉinio (de maldekstre): Gong Xiaofeng (CN), Ronald Glossop (US/CA), Tieko Isikawa (JP).
IPR 10/32
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio 1
AdE – Akademio de Esperanto 2 AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino
Enkonduko Karaj Legantoj, mi havas la privilegion legi la unua ĉiujn novajn numerojn de IPR. La nuna numero povus esti eĉ duobla: tiom multe da materialo kolektiĝis. Bedaŭrinde, la paĝonombro estas limigata, do, la duan duonon legis nur mi… ☺ Dum la someraj monatoj okazis multo pri ILEI. Malgraŭ la komencaj timoj, nia Konferenco en Matanzas bone sukcesis. Legu la artikolojn de MacGill, Bute kaj Petrović. Antaŭ la konferenco kaj paralele kun ĝi okazis seminarioj (en Slovakio kaj Kubo) Flugiloj de interkultura vento; la nova titolo estas omaĝo al nia forpasinta kolego, M. La Torre (vd la artikolojn de Petrović, Izyumenko kaj Colling.) En la nuna numero aperas raportoj pri tri aziaj eventoj. Azia kolego en KAEM plendis, ke „oni ofte nenion povas legi” pri Azio. Ni esperu, ke kun la fortiĝo de ILEI en Ĉinio, Koreio kaj aliaj aziaj landoj, tiu situacio ŝanĝiĝos. En nia Leterkesto vi povas legi artikolon de hungara pedagogo/ metodologo, kiu ĝis nun restis ekster la E-movado, sed nun serĉas kunlaborantojn por sia ebla eksperimento. Bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro 23 aŭgusto 2010
IPR 10/33
— pàgina 4 del PDF —
Nova epoko por ILEI ILEI transformas sin. La lastaj kvar konferencoj okazis en kvar kontinentoj: 2007 en Ranzan (Japanio), 2008 en Portonovo (Benino), 2009 en Krakovo (Pollando) kaj 2010 en Matanzas (Kubo). Inter la 17-a de julio kaj la 21-a de aŭgusto, okazis en tri kontinentoj eventoj organizitaj de ILEI aŭ kun ĝia subteno: unue nia amerika konferenco-seminario, due en Ĉinio somera seminario en Taiyuan, trie trejnkurso en Bubanza, Burundo. Neniam en la 61-jara historio de ILEI okazis io eĉ iomete simila al tio. Ĝia strategio de tutmondigo klare portas fruktojn; nun ni havas grandan defion sekvi la latinamerikan elpaŝon, la ĉinajn kaj koreajn reviviĝojn, kaj la afrikan agadon. Nia konferenco en Matanzas estas la dua plej granda ekstereŭropa evento de ILEI. Salutinde, inter ni estis solida grupo de kubaj prelegantoj kaj partoprenantoj. Ni aparte aprezas la aktivan partoprenon de Julián, Maritza kaj aliaj, spite iliajn premajn UK-devojn. De komenco ĝis fino regis pozitiva, agrabla etoso; dank’ al la seminario, ni havis laŭdindajn aĝan kaj geografian gamon. Ne eblas nei, ke ni havis organizajn defiojn, precipe en la unua plena tago, tamen ni adaptis nin al tio, tiel ke pluraj kontribuantoj ripetis siajn prelegojn – unufoje por la konferenco, denove por la seminario. Ni adaptis nin por travivi sen fotokopiado, kaj tamen diversmaniere atingis reton, por ke la membroj kaj movado informiĝu pri la aranĝo. Kohera programo zorgis pri tio, ke ni ekskursu kune, kaj sekve ĉeestu la laborajn kaj fakajn programojn kune. La aludita etoso floris ĉefe vespere, kun seminarianoj kaj konferencanoj kunaj, por kviza, kuba, latinamerika kaj internacia vesperoj. La Komitato de ILEI, kvankam nekvoruma, aprobis utilajn aferojn, kiujn ni per fizika voĉdono celas aprobigi poste en la jaro. La Lingva Festivalo permesis al la konferenco prezenti sin publike en la centro de Matanzas kaj vekis grandan intereson. Ni kore dankas al la teamo de LKK, precipe al Marta Alonso Gutiérrez, ankaŭ al nia komisiito pri la konferenco, Ana Montesinos, precipe pro ŝia februara vizito kaj raportado kaj surloka prizorgado. Ni dankas al Radojica Petrović kaj Martin Schäffer pro la epokfara seminario, kiu malfermas al ILEI la vojon al la cetera Latinameriko preter Brazilo, se ni nur kuraĝas arigi la rimedojn ekspluati la entuziasmon kaj agemon de la junaj seminariintoj.
IPR 10/34
— pàgina 5 del PDF —
ILEI aktivis preterforte en la UK. Saluto dum la malfermo starigis klare niajn prioritatojn kaj starpunktojn. La Tago de la Lernejo sendiskute nin bone prezentis (vidu poste), du IKU-prelegoj kaj iuj eroj de la kleriga lundo estis edukrilataj, nia budo kaj partopreno en la movada foiro (dankon al Simon, Hazel kaj pliaj) levis nian profilon. Ni partoprenis (kun miksitaj sentoj) en la komitato de UEA; la subkomitato pri edukado transdonis plurajn rekomendojn, poste akceptitajn de la komitato (vidu apartajn raportojn). La nova Strategia Plano por 2011-2020 bezonas ankoraŭ multan laboron; ILEI estas plektita en la laborgrupo kiu plenumos tion, difinante prioritatajn celojn kaj akiron de rimedoj por la ligitaj realigaj projektoj. Ĉiurilate, nova epoko. Stefan MACGILL (Hungario/Nov-Zelando) Prezidanto de ILEI
Serioza laboro dum la ILEI-Konferenco Ĉi-jare, en Matanzas, la ILEI-anoj bone kaj serioze laboris, multflanke kaj diverse. La programo de la konferenco estis densa kaj varia, nur duhora libera tempo dum la tago; ĉiu mateno komenciĝis per tagaj informoj kaj finiĝis per tuttaga resumo, neniu programero estis forlasata (kaj estis multaj!), eĉ oni aldonis kelkajn. La etoso estis dinamika, la ritmon donis la laborema prezidanto Stefan MacGill. Eĉ se la lingva festivalo ne estis antaŭpreparita, dum la taga libera tempo (!) ni diligente preparis ĝin. La centra urba placo estis ideala loko por tia aranĝo, la preterpasintoj promenis de tablo al tablo, starigis demandojn. Mi rimarkis du kubajn knabinojn, kiuj ege interese sekvis la prezentadojn, kaj eĉ post la translokigo de la festivalo en la urban bibliotekon pro la ŝtorma pluvo, ili ne rezignis, sed venis kaj scivoleme interesiĝis pri lingvoj. Laŭ mi, ĝi estis la plej sukcesa ĝisnuna tia aranĝo; la publiko estis ne nur ni, la aliaj festival-anoj, sed precipe kubanoj. La aranĝo trafis la celon! La dumkonferencaj prelegoj, fare de la kubanoj, estis strikte ligitaj al la temo kaj prezentis tre valorajn aferojn: krom fakaj aspektoj de la instruado, post enkonduko en la kuban historion kaj kulturon – neceso por iom koni la gastigantan socion – ni eksciis pri la sukcesa programo de alfabetigado, modelo en la Latina Ameriko. Tiuj estis veraj novaĵoj por ni, la alikontinentanoj, kaj tiamaniere ni iom komprenis la kuban sistemon, atentan
IPR 10/35
— pàgina 6 del PDF —
al du gravaj sociaj kampoj: la instruado kaj la sansistemo (la lasta estis prezentata dum la UK). En Matanzas „blovis freŝa vento” pro la seminarianoj, plejparte junuloj, ne iaj ajn junuloj, sed scivolemaj kaj laboremaj. Dum la vespermanĝoj ofte ni vidis junulojn farantajn la hejmtaskojn, apud la naĝejo, grupete. Dum la libera tempo, ili (ne, ne naĝis! sed) parolis pri gramatikaĵoj! Mi memoras iun seminarianon, kiu volis konversacii kun eksterlandano; iu instigis lin veni al mia tablo dum la vespermanĝo. Timeme li ekparolis, sed poste la interparolado facile disvolviĝis. Mi rimarkis ĉe li tre seriozan pritrakton de la seminaria laboro; li konsciis, ke li akiris sciojn ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri instrumetodoj kaj konfesis, ke li, kiel kursgvidinto, estis iom … tro indulga. Se ankaŭ aliaj seminarianoj rigardis en sin mem kaj analizis sian ĝisnunan E-laboron por plibonigi la venontan, la seminario vere efikis.
Komitatkunsido en Matanzas La lastan tagon, mi donacis kelkajn ekzemplerojn de nia landa E-revueto ES-TO al kelkaj seminarianoj. Tuj ĉirkaŭis min la junuloj, ĉu vi havas ankaŭ por mi? Konferencano rimarkis, ke ES-TO estas bona revuo, sed…. la bildoj devus esti koloraj. Nu, por la junuloj ne gravis la koloroj, sed la enhavo, ili volis LEGI la revuon. Tian scivolemon, tiun emon labori POR E-o, oni devus espluati. Kiu faru tion? ILEI estas la bakujo, por ke la junuloj komencu per bona lingvo kaj adekvataj instrumetodoj! ILEI povas,
IPR 10/36
— pàgina 7 del PDF —
kapablas kaj devas fari tion – Radojica jam fariĝis la paĉjo de tiaj seminarioj – mi ne scias ĉu la monrimedoj sufiĉas. Laŭ mia opinio, seminarioj devus okazi dum ĉiuj ILEI-Konferencoj. Ĉu venontjare, por la konferenco en Danio, oni povus starigi projekton pri interkulturo kaj peti monon de la Eŭropaj instancoj? Antaŭ la Kubaj Earanĝoj ĉi-jaraj, okazis en la reto kritikoj al UEA, pro la organizo de UK en komunista lando. La kritikint(ist)oj devintus iri al Kubo por vidi la ĝojon kaj la ĝuon de la kubanoj! Ili ne povas partopreni aranĝojn en E-ujo! Estas kubanoj, kiuj neniam forlasis sian landon kaj eble neniam faros tion! ILEI monsubtenis kelkajn kubanojn por ekzameniĝi laŭ la nova Eŭropa referenckadro. Ili neniam povintus fari tion, neniam povintus mem kontroli sian parolkapablon, siajn lingvosciojn. Ni ne rajtas lasi ilin izolitaj! Stariĝis amikecoj, ni interŝanĝis adresojn, ni korespondados. Kubo havas nun novajn ligojn al Esperantujo. Ĉi-jaron Esperantujo iris al Kubo, kaj la kubanoj amike, plenkore akceptis nin! La konferenco, la UK, estis donaco por ili! Aurora BUTE (Rumanio)
Rezolucio de la 43-a Konferenco de ILEI (Ĉi tiu rezolucio ne celas resumi la ĉefajn konferencajn laborojn, nek ĝian temon. Ĝi markas la nomigon de komisiito pri UN-agado ĉe ILEI, kiu estas s-ro Rob Moerbeek el Nederlando.) La 43-a Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kunveninte sesdekope el pli ol 25 landoj de la 11-a ĝis la 17-a de julio 2010 en Matanzas, Kubo, traktinte la temon ‘Edukado por kultura proksimiĝo’ esprimas sian apogon al la iniciatoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kiel la Mondaj Tagoj de la Oceanoj kaj de la Paco, atentonte la iniciatojn en sia instruado, kaj substrekas la gravecon strebi trovi solvon de la mondaj konfliktoj, prefere al armita intervenado per paca intertraktado en neŭtrala egalrajtiga lingvo, surbaze ankaŭ de samrajtigo en la tutmondaj ekonomiaj rilatoj. Nome E-o delonge pruviĝis konvena rimedo kiel interkomprenilo, taŭga por konsciigo por nia respondeco pri la komunaj valoraĵoj materiaj kaj spiritaj. Decidite en la konferenca fermo en la 17-a de julio, 2010 IPR 10/37
— pàgina 8 del PDF —
Komitataj decidoj en Matanzas La komitato havis 12 validajn voĉdonojn, sed por kvorumo necesus 17. Sekve la decidoj devos esti ratifitaj per poŝta voĉdono: 7.3.2 (Statuto) deklaras nur, ke devas esti minimume kvin membroj por fondi sekcion, sen difini kiaj membroj. Nek estas klara daŭriga kondiĉo. La komitato proponas aldoni al la regularo ĉe 7.3.2 „Por fondi sekcion, devas esti 5 membroj de la Ligo (internaciaj membroj) en la koncerna teritorio en la jaro de la petodono, kaj devas resti minimume 5 tiaj membroj ĉiujare por la pluvivo de la sekcio.” 7.3.3.1 (Regularo) deklaras, ke kandidata sekciestro devas esti membro de la Ligo (do internacia membro) en la du jaroj antaŭ la endono de la peto. Ŝajnas, ke la komitato en Parma jam ŝanĝis tion al unu jaro, sed tio estis nek proklamita nek realigita. La komitato proponas konfirmi la decidon kaj ŝanĝi la vortumon al «dum unu jaro». 7.3.4.1 (Regularo) deklaras, ke kandidato por reprezentanto devas esti Liga membro dum unu jaro antaŭ la endono de peto fariĝi reprezentanto. La komitato proponas ŝanĝi tion analoge, tiel, ke sufiĉu, ke la kandidato estu internacia membro «en la jaro de proponado». La nuna regularo postulas, ke por akcepti reprezentanton devas esti kvin membroj. La komitato proponas lasi tiun malprecizan vortumon, tiel, ke la ekzisto de kvin enlandaj membroj estu valida plenumo de la kondiĉo. La komitato plie interpretas la statutajn citojn pri la neceso por «skribaj» dokumentoj. La komitato akceptas, ke ankaŭ elektronikaj dokumentoj estas «skribaj» aŭ «skribitaj», kaj ili estu akceptataj, kondiĉe je sufiĉaj protektoj por certigi la identecon de la sendintoj. La estraro estas taskita evoluigi tiajn protektojn. La komitato akceptas la intencon de la estraro aktivigi la Regularan Komisionon por proponi ĝisdatigojn en la regularo por konformigi ĝin al la novaj ebloj de la reta epoko. La komitato plie akceptis la raportojn de la estraro pri la jaro 2009 kaj senŝarĝigis la estraron pri la plenumo de siaj taskoj por tiu jaro. La komitatkunsidon protokolis s-ro Simon Smits el Nederlando. La komitato akceptis senmodife la aktualigitan vortumon de la Inter– konsento UEA-ILEI, kiun la komitato de UEA traktos dum la UK en Havano. [vd p.19] La komitato akceptis la proponatan regularon pri reta voĉdonado, post propono modifi la alineon 11 por klarigi la intencon. Ĝi tekstu: «Akceptita decido estos efektivigita tuj post la fino de la voĉdona periodo, sed ĉiuj rete
IPR 10/38
— pàgina 9 del PDF —
traktitaj voĉdonoj estos reviziitaj de la komitato en ĝia sekva kvoruma fizika kunsido por konfirmi aŭ modifi la decidojn.»
Konferenca omaĝo al Maŭro La Torre Dum la solena malfermo de la Konferenco ni omaĝis per silenta minuto forpasintajn gekolegojn, kaj ni interkonsentis aparte omaĝi dum la konferenco nian eksprezidanton kaj multjare elstaran aganton, Maŭron La Torre. Efektive, la dumkonferenca seminario Flugiloj de interkultura vento estas la plej bona omaĝo, kiun ni povis fari al li, ĉar ĝi daŭrigas kaj realigas la ideojn, kiujn Maŭro ĝermigis per la projekto Interkulturo. Interkulturo estis unu el la kernaj projektoj de ILEI fine de la pasinta kaj plejparte dum ĉi tiu jardekoj, kaj nun gravas revivigi kaj daŭrigi ĝin. Ĝi ne nur populariĝis en Esperantujo kaj lernejoj, kie E-o estis instruata, sed ankaŭ vekis intereson kaj levis la prestiĝon de ILEI en internaciaj konferencoj pri interkultura edukado (Unesko, Linguapax, FIPLV). Ĝi gajnigis al ILEI subvenciojn de ESF kaj Eŭropaj fondaĵoj por junulara agado. Tio grave helpis la ekonomian kaj organizan stabiliĝon de la Ligo, kiu nun paŝas kun nova elano kaj novaj agadideoj. Estis mia persona privilegio kaj plezuro kunlabori kun Maŭro. Per Interkulturo li inspiris min reaktiviĝi en la Movado post plurjara foresto, kaj li akceptis min en la teamon. Jaroj da proksima kunlaboro kaj sincera amikeco konatigis min kun lia pedagogia penso, kiun mi klopodis sekvi. Eĉ liaj lastaj mesaĝoj, kiam la malsano ligis lin al lito, radiis kuraĝigan entuziasmon kaj optimismon pri liaj novaj projektideoj proponotaj al la Universitato kaj al ILEI. Unu el ili, ampleksa kaj komputile subtenata studado de pedagogia terminaro paralele en Esperanto kaj aliaj lingvoj, jam estas semita en la rondoj de esperantistaj komputillingvistoj kaj oni pripensas ĝian realigadon. Estas nia ŝuldo al Maŭro daŭrigi liajn projektojn, subteni la formadon de interkulturaj esperantistaj pedagogoj, plu evoluigi kaj ĉiam disvastigadi la intekulturan lernadon kaj edukadon per E-o sekvante liajn gvidideojn. Tion ni faris per la ĉi-konferenca seminario kaj daŭre faros per novaj aranĝoj kaj E-pedagogiaj projektoj. Radojica PETROVIĆ (Serbio), estrarano de ILEI
IPR 10/39
— pàgina 10 del PDF —
‘Interkulturo’ retrovas siajn flugilojn de Oleg IZYUMENKO (Svedio/Rusio), <oleg@ikso.net> Seminario kun la titolo Flugiloj de malfacila vento jam ne estas tute nova fenomeno kadre de pli konataj E-renkontiĝoj, ekzemple IJK kaj IS. Ĝi celas instigi esperantistojn levi siajn gramatikajn, metodikajn kaj didaktikajn sciojn kaj kapablojn kaj prepari ilin por la rolo de instruisto de E-o. Tial estis tute logike organizi la Flugilojn ankaŭ kadre de SES (Somera EStudado, konata kiel lernu!-renkontiĝo organizata ĉiujare de E@I), okazinta komence de julio 2010 en la okcidentslovakia banloko Piešťany. La Flugiloj havas sian logikan lokon en SES, ĉar la tuta ideo de SES estas lingvo-perfektiĝo, kun vasta propono de diversnivelaj kursoj, taŭgaj por diversaj fonaj scioj kaj lernpreferoj de la partoprenantoj. Inter ili ĉiam troviĝas certa kategorio de e-istoj, kiuj jam sentas sin sufiĉe spertaj movade kaj lingve, kaj malkovras en si internan brilon disvastigi E-on kaj helpi novajn homojn ekkoni, lerni kaj perfektigi la lingvokonojn. Ĝuste por tiuj instruemuloj la seminario Flugiloj estas tre utila kaj kuraĝiga preparo. Ĉi-foje ĝia kutima nomo estis iom ŝanĝita por substreki la interkulturan karakteron, kiun nemalofte havas instruado de E-o – ĉu pro la cirkonstancoj (ekz. instruado al plurnacia grupo dum iu internacia aranĝo), ĉu pro la celo prepari kursanojn por estonta esperantumado. La gvidanto de la seminario en Piešťany – estrarano de ILEI kaj la entuziasm(ig)a kunordiganto de la projekto Interkulturo, Radojica PETROVIĆ – anoncis ĝian titolon kiel Flugiloj de interkultura vento. Mi havis bonŝancon sperti, eĉ se iomete «de ekstere», la komencojn de la projekto Flugiloj dum IJK-j en 2004 kaj 2005. Mi estis imponita de la dume okazinta evoluo, specife rilate al la helpmaterialoj, kiujn la seminarianoj povis uzi, kaj rilate al la amplekso de la seminario. Aparte menciindas Manlibro pri instruado de Esperanto de pluraj aŭtoroj kaj la koncizigita Detala gramatiko de Esperanto de Bertilo WENNERGREN, ambaŭ eldonitaj de E@I/ILEI. Dum la fruaj seminarioj de Flugiloj, ĉiu el aro de gvidantoj kovris sian apartan aspekton de gramatiko aŭ metodiko. Ĉi-foje la ambicio de la sola gvidanto estis profundiĝi en la lingvostrukturon de E-o kaj en ĝiajn didaktikajn aspektojn, enkonduki la seminarianojn al diversaj instrumetodoj, interesi ilin pri interkultura edukado kaj eĉ lasi spacon al praktikaj ekzercoj pri lecion-planado kaj instruado.
IPR 10/310
— pàgina 11 del PDF —
Ankaŭ evoluis kaj kreskis intereso pri la seminario. Komence Flugiloj enpoziciigis sin kiel seminario por junaj instruemuloj kaj instruantoj de E-o. Kun la maturiĝo de la seminario mem, aĝe plivastiĝis ankaŭ ĝia celgrupo. Flugilojn en Piešťany ĉeestis homoj de diversaj aĝoj kaj kun diversaj instruspertoj kaj celoj. Iu estis sperta lingvoinstruisto de la angla, kiu nur antaŭ nelonge ekinstruis E-on. Iu instruis E-on dum iom da jaroj, sed volis ekkoni aliajn metodojn kaj pliprofesiigi sian laboron. Iu estis aspiranta dividi sian entuziasmon pri E-o kun novaj homoj – kiel plentempa profesiokupo. Iuj jam faris unuajn provojn instrui E-on, iuj bezonis kuraĝigon por realigi tiun sian strebon. Sed ĝenerale la atendoj de la seminarianoj temis pri plievoluigo kaj plialtigo de siaj instrukapabloj. Inter la atendoj de la kursgvidanto mem eblis diveni la esperon instigi intereson al la projekto Interkulturo kaj trovi novajn kunlaborantojn kaj surlokajn kunordigantojn, por lanĉi novan fazon de la projekto. Komence de la seminario oni ricevis prezenton de mallongaj historioj de la Flugiloj mem kaj de la projekto Interkulturo. Post tiu enkonduko, la unua granda parto de la unusemajna programo estis dediĉita al la lingvostrukturo de E-o. Kovrante ĝin oni ankaŭ atentigis kaj diskutis pri malpli facilaj aspektoj de la gramatiko kaj aparte dediĉis tempon por trovi plej klarajn kaj trafajn manierojn instrui ilin, laŭ didaktika vidpunkto. Sekva parto celis prezenti al la seminarianoj efektivajn kursojn ĉe diversaj niveloj, okazantaj paralele kadre de SES. Kune la partoprenantoj vizitis lecionojn, observis, notis kaj poste diskutis ene de sia grupo tion, kion ili spertis. Tiu sperto tre utilis por ili, kiam venis la tempo por praktika kaj kuraĝiga tasko, nome: fari planon de provleciono por iu certa nivelo kaj provinstrui ĝin, apud la «vera» instruisto, ĉe iu el la kursoj de SES. Por la sukceso de tiu lasta parto oni aparte danku pro la kunlaboremo kaj malfermeco la ĉeestantajn instruistojn: Stano MARČEK (Slovakio), Dalia PILECKIENö (Litovio), Petra SMIDÉLIUSZ (Hungario) kaj Márta KOVÁCS (Hungario). Por distingi inter tiuj niveloj kaj por klare enpoziciigi siajn estontajn kursojn, la partoprenantoj konatiĝis kun la Komuna Eŭropa Referenckadro. Ĝi priskribas kaj helpas taksi lingvosciajn kompetentojn en diversaj kategorioj, kiel aŭskultado, parolado, legado ktp. La Komuna Eŭropa Referenckadro estas nuntempe unu el la plej rekonataj lingvosciaj klasifikoj ne nur en Eŭropo, sed en la mondo ĝenerale, kaj certe indus por instruistoj de E-o koni ĝin kaj apliki ĝin en siaj kursplanado kaj testado.
IPR 10/311
— pàgina 12 del PDF —
El la supre priskribita plano oni povas vidi kiel dum la tuta seminario la gvidanto strebis evoluigi tri gravajn kompetentojn de ajna instruisto de E-o: lingvan, interkulturan kaj strategian. Tiu ĉi strategio ŝajnis sukcesi kaj helpi al la partoprenantoj atingi siajn celojn. Ni lasu la vorton al ili: La kurso por mi estis tre instiga – kaj la gramatika parto, kaj la metodika. Mi eksciis kiel oni povas instrui pri interkulturaj rilatoj, kial ili estas gravaj. – Maria Minichová, Slovakio Mi ricevis multe da ideoj, kiamaniere mi povus helpi en mia klubo, kiel vigligi instruadon. – Milada Kolářová, Ĉeĥio Mi ĝojis ekscii novajn instru-ludojn. Mi ege bonvenigis la eblon praktike sperti la instruadon en la grupoj kaj observi la laboron de la instruistoj kaj instruantoj. – Magdaléna Feifičová, Slovakio Mi volas membriĝi al ILEI por pli bone disvastigi E-on en Nankino kaj Ĉinujo. Mi volas partopreni en pli da programoj pri manieroj krei pli da instruistoj, pli bone instrui E-on. – Ian Abram Clark, Ĉinio/Usono Tiu ĉi lasta citaĵo donas esperon, ke eĉ malgraŭ malfacilaj ventoj, la seminario kiel Flugiloj pluvivos kaj bonfartos, kaj ke estonte ĝiaj flugiloj ne nur ĉirkaŭpremos pli da partoprenantoj, sed ankaŭ akiros pliajn novajn gvidantojn laŭ la bone establita ekzemplo. Jam en la semajno post la Flugiloj en Slovakio Radojica Petrović kun grupo de kunlaborantoj gvidis similan seminarion en Kubo dum la 43-a konferenco de ILEI. Oni priparolas nun eblojn okazigi ĝin ankaŭ en Nord-Ameriko kaj en Ĉinio. Espereble tiu evoluo helpos instigi ankaŭ novajn interkulturajn gvidantojn, certe kadre de la projekto Interkulturo.
Ni semas kaj semas… ĉe la fruktodonaj bordoj de la rivero Kanimaro de Ivan EIDT COLLING (“Ivanĉjo”, Brazilo), <iecolling@yahoo.com.br> Tie ĉi mi prezentas impresraporton pri la ILEI-Seminario Flugiloj de interkultura vento, okazinta en Matanso (Matanzas), Kubo, de la 12-a ĝis la 16-a de julio, en Hotelo Kanimao, belega loko apud la rivero Kanimaro (Canimar). Mia edzino Rita kaj mi partoprenis en la Seminario de la dua
IPR 10/312
— pàgina 13 del PDF —
tago. Tie estis dudek du homoj, divers-aĝaj, sed plejparte junuloj el pluraj landoj, ĉefe el Latinameriko, plejparte denaskaj hispanparolantoj. (Unu demando: kial ne estis kubanoj inter la seminarianoj?) La Seminario okazis sub la kompetenta gvido de Radojica Petrović (“Rade”), kun fojaj partoprenoj de aliaj prelegantoj. Tri kampoj estis enfokusigataj: metodologio de instruado, gramatiko de E-o kaj primovadaj demandoj. Radojica gvidis debatojn kaj ekzercojn pri gramatikaj punktoj, interplektatajn kun instrucelaj demandoj: akuzativo, participoj, refleksivo, prepozicioj, vortfinaĵoj (morfologio kaj semantiko), fonetiko kaj fonologio. Ankaŭ la interkulturaj ludoj kaj paroligaj ekzercoj okazis sub lia gvido. Specifaj metodologiaj konsiloj estis prezentataj de Julián Hernández Angulo (lecionplanado) kaj Stefan MacGill (distingo inter “formala” kaj “didaktika” gramatikoj), kaj primovadajn demandojn traktis Martin Schäffer (rilato kun ĵurnalistoj kaj amaskomunikiloj, organizado de Ekursoj), Boris Legault (interreta agado) kaj Łukasz śebrowski (junulara agado). En la interkulturaj ludoj, unu el la aktivadoj estis duopaj konversacioj pri “la spaco, en kiu mi sentas min plej agrable”, en kiu ni uzis parolan kaj perbildan komunikadon. Pli longdaŭra interkultura ludo, kiu okazis dum pluraj lecionoj, konsistis el diskutoj pri kvar temoj, laŭ la vidpunkto de niaj kulturoj, de niaj regionoj, landoj, kaj ankaŭ de aliaj kulturoj/landoj, pri kiuj ni havas konojn.: a) loĝeja komforto; b) donacoj; c) familiaj festoj; ĉ) ofendoj kaj ofendiĝoj. ILEI ankaŭ organizis la Lingvan Festivalon en Matanso, kiu montriĝis tre efika aranĝo por kontaktigi lokanojn kun esperantistoj kaj ligi E-on kun la ideo de lingva diverseco kaj protekto de tiu diverseco. Estas mirinde, ke tiel simple oni povas okazigi eventon, en kiu oni prezentas buntan mozaikon: estis 20 prezentoj, el inter ili: “indiĝenaj lingvoj de Meksiko” kaj “variantoj de la hispana lingvo en Ameriko”. (Plia disvastigado de la aranĝo tamen estus dezirinda – pri tio plendis angolanino, kiu studas en la Universitato de Matanso.) Mi demandas min, kial oni ne organizas similan eventon por la ekstera komunumo dum la UK… Kiaj impresoj restas post la Seminario? Mi provas respondi al tiu demando ne nur surbaze de spertoj miaj kaj de Rita, sed ankaŭ de la respondoj de partoprenantoj al demandaro kaj de kelkaj personaj babiladoj. Mi prezentas unue malbonajn aspektojn, por ke mi povu fini la raporton per la bonaj! Unue, estis organizaj problemoj. Ne estis taŭga loko por komunaj dumtagaj prezentoj (Seminario + Konferenco), do tio iom malhelpis la integriĝon de IPR 10/313
— pàgina 14 del PDF —
ambaŭ grupoj. Alia organiza problemo rilatis al malfruoj, kiuj fariĝis sistemaj (grandparte pro la hotelaj servoj). Cetere por vegetaranoj mankis elektebloj – ne nur en Matanso, sed ankaŭ poste en Havano. Alia ĝenerala plendo estis, ke ni ne havis sufiĉe da tempo por plenumi la taskojn. La aktivadoj finiĝis nokte, je la 22-a horo, kaj por la sekva tago ni devis ankoraŭ fini ekzercon aŭ tekston, pri kiuj ni ne povis adekvate longe mediti kaj pripensi.
Ivan EIDT COLLING (BR) ricevas sian diplomon de Radojica PETROVIĆ (RS) Eble disponigo de komputiloj kaj interretaliro povus faciligi la laboron. Mi sugestus uzi tiujn rimedojn, ekzemple, kiam oni diskutas pri afiŝoj. Jen sugesto eble por ILEI, aŭ por edukado.net: ke oni havu en iu retejo specon de banko de afiŝoj, flugfolioj, faldofolioj el la tuta mondo (kun disponigo de Esperanta traduko de nacilingvaj tekstoj, kaj se eble prikomentitaj). Tio povus esti bonega bazo por ekhavi novajn ideojn. Mankis pliprofundigo de la temoj. La programo estis tro vasta, kaj ankaŭ pro la jam aludita tempomanko, oni devis haste flug-rigardi kelkajn punktojn. Multaj geseminarianoj plendis, ke oni ne kontrolis la ekzercojn –
IPR 10/314
— pàgina 15 del PDF —
kaj multaj el ili ne sentas sin komforte pri specifaj gramatikaj punktoj. Aldone, ne estis provlecionoj – kvankam por kelkaj el ni la Lingva Festivalo konsistigis la provlecionojn. Do, estis multe da aktivado, multaj bonegaj proponoj, multaj ideoj, sed multaj proponoj restis en la aero, senkonkludaj aŭ, kiel diris unu el la anoj, “la temoj ne finiĝis sate”. Eble cel-limigo estus konsilinda, por pli bona efektivigo de la taskoj. Kun tiom da hispanparolantaj geseminarianoj, preskaŭ neeviteble okazis krokodilado, pri kiu oni ankaŭ plendis. Oni eĉ levis la demandon, ĉu por estontaj okazoj tiu modelo, kun forta ĉeesto de samlingvanoj, estas la plej bona ideo (tio krome iom malfaciligis la interkulturajn ludojn). Eble estus konsilinde venigi pli da alilingvanoj el aliaj kontinentoj, aŭ el Ameriko. Kaptis mian atenton la fakto, ke tie multaj homoj uzadis la konstruojn “peti al iu / demandi al iu”, anstataŭ la normajn “peti iun / demandi iun” aŭ “peti de iu / demandi de iu”. Tio estis por mi atentoveka, ĉar mi estas insistema ĉe miaj gelernantoj kaj ĉe la anoj de nia Asocio pri tiu detalo. La Seminario estis bonega aranĝo. Bonvolu kompreni, ke mi registras la suprajn aspektojn kaj sugestojn, por ke oni sciu, kion oni ankoraŭ povas plibonigi por pli efike uzi la homfortojn, kiuj kunestas dum unu semajno por specifa porinstruista trejnado. Entuziasmo ne mankis, en ambaŭ flankoj. Ekzemple, oni multe laŭdis Julián pro lia entuziasmo kaj praktika aliro al la temo. La Seminario ebligis al ni interkonatiĝon kun multaj homoj, kaj ni povis interŝanĝi informojn pri la movado, pri gramatiko, pri instruado kaj pri spertoj, malfacilaĵoj, ideoj, agadplanoj el pluraj lokoj. Multajn konojn ni ricevis, kaj miaflanke specife mi substrekas la metodologiajn konsilojn kaj organizadon de kulturaj ludoj. Multaj sugestoj (ankaŭ el la Tago de la Lernejo en la UK) estas simplaj, efikaj, facile aplikeblaj, kaj mi provos ekuzi ilin tuj, en la komenciĝanta monatseso. Libroj kaj lumdiskoj estis indikitaj kaj aĉetitaj, materialoj estis disdonitaj, niaj retoj de kontaktoj pligrandiĝis… ankoraŭ dumlonge ni devos digesti ĉion! Mi pensas ke, por ni ĉiuj, tiu semajno en Matanso estas neforgesebla, ĝi por ĉiam restos en niaj koroj: pro la sindediĉo, lingvokono, kompetenteco de la prelegintoj kaj de la ĉefgvidinto, pro la etoso de amikeco, frateco, pro la beleco de la loko, pro la kunĝuo de nia belega lingvo. La vorto “Seminario” devenas de la latina, kaj koncernas semadon; ĉe la fruktodona bordo de Kanimaro ŝosoj jam ekaperis, kaj se ni bone akvumos ilin, baldaŭ ni kolektos fruktojn! IPR 10/315
— pàgina 16 del PDF —
Nome de la geseminarianoj mi esprimas korajn dankojn al Radojica, Martin, Boris, Stefan, Julián, Łukasz, Ana Montesinos, al ILEI kaj al la kubaj geamikoj, kiuj ebligis al ni tiujn neforgeseblajn spertojn! (Mi tie ĉi registras specialan dankon al Marta Alonso Gutiérrez, kies interveno akcelis la revenon de niaj valizoj, malaperintaj dum dek unu tagoj …)
ILEI aktivis dum la UK Raportoj de Stefan MACGILL, Prezidanto de ILEI
ILEI komence de la UK Kadre de la laŭdinde konciza du-hora Solena Inaŭguro de la Universala Kongreso, la prezidanto de ILEI havis salut-eblon, kaj uzis la lastajn el siaj tri minutoj por komuniki la kernan mesaĝon de ILEI kaj UEA kaj de la movado pri iliaj respektivaj roloj en la kunlaborado. Jen transskribo de la saluto de ILEI, kiel eldirita de Stefan MacGill: «ILEI salutas la 95an Universalan Kongreson! Ĝi ĝojas raporti pri la ĵus finiĝinta bonetosa 43a Konferenco de ILEI en Matanzas kun pli ol 60 partoprenintoj – inter kiuj deko da kolegoj el Kubo – tiel ke la aranĝo estas la plej granda de ILEI ĝis nun en Latinameriko, kaj inter la plej grandaj el ĝiaj ekstereŭropaj eventoj. Rimarkinda paralela programo estis seminario pri instruista trejnado, en kiu partoprenis 22 plejparte junaj, entuziasmaj kaj lernemaj instruistoj (aŭ instruostoj), kiuj povos fariĝi movadaj motoroj en siaj landoj – ekzemple en Argentino, Bolivio, Brazilo, Dominika Resp., Haitio, Meksiko, Nikaragvo kaj Urugvajo. ILEI tenos proksimajn rilatojn kun tiuj kursanoj, tiel ke ĝi levu sian profilon en ĉi tiu kontinento.» Sekvis invito al la tujsekva kunsido de ILEI kaj por la Tago de la Lernejo en mardo. La saluto pluiris jene: «Mi kuraĝas aserti, ke la rilatoj inter UEA kaj ILEI en la lasta jaro intensiĝis kaj pliboniĝis. Feliĉe la nuna finverkata Strategia Plano de UEA tenas en fokuso la centran rolon de edukado. Ĝi salutinde ĉi-foje ne nur difinas ĉefcelojn, sed aldone aliras la demandojn, kiel ligi agadojn, agantojn kaj rimedojn al la plenumo de tiuj prioritataj celoj. ILEI plektiĝos en la polurado de tiu Plano, specife pri la altigo de la kvalito kaj kvanto de E-instruado; en tio klare la misio de ILEI estas alporti la fakan kontribuon al la procezo, sed – jen la unu kerna mesaĝo de ĉi tiu saluto – la livero de la pluse bezonataj organizaj kaj financaj fortoj estas
IPR 10/316
— pàgina 17 del PDF —
afero de la tuta movado – do ni (ILEI), ili (UEA) kaj vi … finfine de ni ĉiuj! Per tiuj pensoj mi fermas la saluton, bondezirante sukcesan kaj produktivan kongreson.» Poste okazis faka kunsido de ILEI, kiu arigis kvardekon da homoj (plejparte ILEI-anoj), kiuj kolektiĝis sur la podio de la enorma salono Zamenhof. Ili aŭdis raportojn pri la konferenco, la seminario, Lingva Festivalo kaj Tago de la Lernejo. Ili starigis demandojn pri la Ligo, ĝiaj novaj libroj (Detala gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren), pri la ekzamenoj kaj ceteraj temoj. Vespere de la Internacia Kongresa Universitato, la prelego de ILEI-vicprezidanto Duncan Charters estis – pro lia maleblo ĉeesti – legita de la prezidanto de ILEI. ILEI partoprenis en la Movada Foiro interkonvespere, kaj jam starigis sian budon. Sume, okazis plena semajno da engaĝiĝo de ILEI Ni uzis ĉiujn eblajn forumojn por detali ĝuste, kiel la movado kontribuu al la fortigo de nia instruista agado.
Riĉa, densa programo – ILEI inde prezentis sin
Tago de la Lernejo La Tago de la Lernejo okazis sukcese en mardo, 20 julio, kadre de la 95a Universala Kongreso en Havano. Dek ses prezentaĵoj kovris tutmondan gamon en ses-hora sesio, kiu pro la programa riĉo kaj denso entenis nur unu dek-minutan paŭzon. Sub la temo ‘La plezuro de lernado kaj instruado’ la tago disvolviĝis laŭ tri subtemoj: Ludoj, Instruado kaj Projektoj. Sub ‘Ludoj’ parolis pri rolludoj Stefan MacGill, pri interkulturaj ludoj Radojica Petrović kaj pri kartludo por instrui lingvan diversecon François Lo Jacomo. Sub ‘Instruado’ Renato Corsetti parolis pri la rolo de legado, Josef Ŝemer pri instru-ekzercoj, Julián Hernández pri paroligspronaj ekzercoj, Stano Marček pri rektmetodaj instruiloj, Gonzalo Collantes pri instruspertoj en Brazilo kaj Kubo, Hori Yasuo el Japanio pri Esperanto-Sumoo, kaj Hector Jiménez Batista pri lingva talento kaj profesia kompetenteco. Finis la temblokon Sylvain Lelarge pri senseĝa instruado [vd la foton sur p. 43], kiu efektive elseĝigis la sepdekon da tiumomente partoprenantaj homoj. Pro tio la korelativa danco trairos la mondon.
IPR 10/317
— pàgina 18 del PDF —
Aŭrora BUTE kaj Stefan MACGILL prezidas dum Tago de la Lernejo En la sekcio ‘Projektoj’, Katalin Kováts raportis evoluojn ĉe edukado.net, Jenny Bishop pri aŭstralia projekto, Geoffrey Greatrex pri la brita projekto Springboard kaj Elizabeth Barbay pri FRINGOJ. Oni disdonis diplomojn al la kursanoj el la instruisto-trejna seminario dum la 43a Konferenco de ILEI. Tutmondigo kernas inter la aspiroj de ILEI – memoru ke el la lastaj kvar konferencoj, unu okazis en Azio (Japanio), unu en Afriko (Benino) unu en Ameriko (Kubo) kaj unu en Eŭropo (Pollando). Jen kiel la Tago de la Lernejo tuŝis ĉiujn kontinentojn: pere de bildoj kaj paroloj de Radojica Petrović, ni vizitis Afrikon, pli specife la kurson kaj seminarion en Kinŝaso meze de 2009. Klarigo pri Esperanto-Sumoo de Hori Yasuo kaj prezento de Josef Ŝemer vizitigis nin al Azio, pluraj kubaj kontribuantoj montris kiel intense en ĉi tiu lando oni okupiĝas pri la instruado; tiel reprezentiĝis Ameriko. Prezentaĵo de Jennifer Bishop pri fremdlingvaj programoj en Aŭstralio kompletigis la kvinkontinentan buntecon. La plena programo aperis en la kuriero (Havana Karavano) en la tago antaŭ la evento. Malmultaj homoj restis tra ĉiuj ses horoj, pro amaso da konkurencaj programeroj – do la tago estis iusepca bazaro kun kontinuaj alvenoj kaj foriroj – en la pintaj momentoj la ĉambro plenis per pli ol okdek aŭskultantoj, kaj neniam la nombro falis sub 40. La tagon modele preparis
IPR 10/318
— pàgina 19 del PDF —
kaj surloke realigis Aurora Bute el Rumanio, tiel ke precize je la kvara horo ni povis fermi la aranĝon, ellasinte neniun anonciton. La tagon komence salutis la vic-prezidanto de UEA, Claude Nourmont, kaj la prezidanto de la LKK de la UK (cetere estrarano de ILEI), Julián Hernández Angulo; komence kaj fine salutis la prezidanto de ILEI, sed la lasta vorto apartenis al la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta.
Rekomendoj de Eduka subkomisiono – komitato (UEA) La subkomitato pri edukado en la 95a Universala Kongreso kunvenigis 21 personojn el 16 landoj, inter kiuj 10 estis komitatanoj. Tiel ĝi estis la plej populara el ĉiuj subkomitatoj. La kunsidon prezidis Stefan MacGill. La sekvaj rekomendoj estis akceptitaj senmodife de la tuta Komitato de UEA en ĝia vendreda kunsido: 1) Rekomendas al la Komitato akcepti la reviziitan interkonsenton inter UEA kaj ILEI, kiu estas jam akceptita de ambaŭ estraroj.1 2) UEA kaj ILEI dediĉu rimedojn al postsekvado de la sukcesa komuna trejnseminario en Matanzas, tiel, ke floru kursoj kaj eduka fortiĝo tra la Latina Ameriko. 3) Ĝi alvokas al pli forta diskonigo de la eŭropkonformaj (KER) ekzamenoj kaj starigo de ebloj alirigi ilin al kandidatoj en plej diversaj mondopartoj.2 4) La komitato taksas esenca, ke ILEI aktive partoprenu en la finpretigo de la Strategia Plano (2011-2020), specife pri ĝiaj edukaj aspektoj kaj alvokas al ILEI liveri ĝis Kopenhago 3-5-jaran subplanon kun edukaj projektoj kaj la bezonataj homfortoj. 5) La subkomitato vokas al kursgvidantoj enplekti en siajn instruplanojn aktivaĵojn pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Unicef ktp., ekz. eldonante sciencajn materialojn kunlabore kun ISAE. 6) Ĝi rekomendas daŭrigon de la afrika agado laŭ la skemo sukcese uzata tra la lastaj jaroj sub la devizo de la elformata Strategia Plano de UEA: «Konsciigo pri Lingvoj kaj Kulturoj». 7) Ĝi instigas la Kongresan Fakon de UEA oferti al ILEI subtenon kaj konsilojn por eventuala okazigo de ILEI-Konferenco en atingeblo de la UK en Hanojo (2012) kaj rekomendas, ke en la jaroj 2010-2011 okazu preparoj 1 2
Pro tempomanko, tio tamen ne okazis. La kongresa sesio altiris 37 kandidatojn.
IPR 10/319
— pàgina 20 del PDF —
por trejnseminario en Azio, organizota de UEA/KAEM kaj ILEI kune – laŭ la formulo sukcese uzita ĉi-jare.3 Tiu akceptita dokumento ligas la Komitaton de UEA pli proksime kun la pluirantaj projektoj de ILEI kaj la kunlaborado de UEA kaj ILEI.
ILEI en la Komitato de UEA ILEI havas A-komitatanon ĉe UEA, kun nova nomito. Tiu konstatis, ke komitatkunsidoj ĉe ILEI kaj UEA forte malsamas – kaj etose kaj procede. Frua surprizego estis la manko de elekto por nova estraro, eĉ kun pli da kandidatoj ol lokoj. Temas pri konfirmo de antaŭredaktita listo anstataŭ vera elekto. Tio okazis akorde kun la elekto-regularo por ‘certigi koheran teamon’. Grupeto de ŝokitaj komitatanoj – inter ili la ILEI-prezidanto, jam verkis modifproponon por la regularo (videbla en nia hejmpaĝo) por transformi tiun eksepokan koncepton al io simila al tio, kio jam de multaj jaroj – eble eĉ dekomence – bone funkcias en nia ligo. La sub-komitato pri instruado altiris 21 personojn – la plej granda el tiaj kunsidoj. Ĝi pretigis utilan faskon de rekomendoj (vidu aliloke), kiujn la plena komitato poste akceptis. Konforme kun nia liga sinteno pri dediĉo de realaj rimedoj al la movadaj ĉefceloj, ILEI aldoniĝis al iniciato de aliaj ‘samideanoj’, pledante por ebloj modifi prioritatojn en la buĝetada procezo de UEA. Konkreta propono de la sub-komitato pri financoj modifi buĝet-proponon 2011 iel malaperis inter ilia kunsido kaj ĝia vendreda prezento. Klopodetoj relevi la temon ricevis reagon de la Direktoro de la CO, kiu aplikis malakcepteblan epiteton al ĉiuj strebantoj je ŝanĝo, pri kiu la prezidanto aŭ estraro devintus interveni. Tiu nekontestita epiteto devigis al ILEI esprimi sindetenon ĉe la buĝeta voĉdono kaj aldoni al la protokolo motivadon por tiu voĉdono. Komitatanoj kaj funkciuloj de ILEI estas informitaj pri tio – detaloj troviĝas en nia hejmpaĝo. La aktivado de ILEI en la UK estis ĝenerale pozitiva kaj utila, sed ĉe la komitato la bilanco estis okulfrape miksita. Stefan MacGill Prezidanto, ILEI 3
KAEM estas la Azia Komisiono de UEA.
IPR 10/320
— pàgina 21 del PDF —
Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj Dum julio 2010 en tri diversaj landoj (Slovakio-Usono kaj Kubo) okazis du ekzamensesioj kun entute 84 kandidatoj. La aranĝoj SES (Somera EStudado) en Piešťany (Slovakio), renkontiĝo de lernu-anoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en la universitato de San-Diego (Usono) gastigis la 12an sesion de la nova ekzamensistemo. Danke al la zorga kaj aktiva antaŭpreparo kaj la multnombra partoprenantaro de la eŭropunia Grundtvig-projekto, dum la ĝemelsesio la ekzamenojn trapasis entute 48 personoj el 13 landoj, je unu pli ol en la sesio dum la UK en Bjalistoko. En Slovakio ekzameniĝis: 35 personoj, 11 sur nivelo B1, 10 sur nivelo B2 kaj 14 sur nivelo C1. La kandidatoj venis el 10 landoj: 21 el Pollando, 4 el Slovakio, 2 el Hispanio, 2 el Nederlando, po 1 el Britio, Danio, Germanio, Rumanio, Rusio, Svedio. En Usono, San Diego ekzameniĝis 13 kandidatoj, 11 personoj el Usono, po 1 el Meksiko kaj Kanado. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. Sur nivelo B1 ekzameniĝis 2, sur nivelo B2 unu persono. En NASK estis interese, ke decidis akiri ekzamenspertojn ankaŭ pluraj el la gvidantoj de la kursaro. La komuna ekzameniĝo de profesoroj kaj studentoj donis prestiĝon por la ekzamensistemo.
IPR 10/321
— pàgina 22 del PDF —
La 13a ekzamensesio okazis dum la UK en Havano [vd la foton sur p.21]. Tiun sesion trapasis 36 kandidatoj, el 11 landoj (Aŭstralio, Brazilo, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Meksiko, Rusio, Svedio, Urugvajo kaj Usono), inter ili 10 kubanoj, kies ekzameniĝon ebligis sindonema subvenciado de 10 esperantistoj, membroj de edukado.net kaj kelkaj akademianoj. Sur nivelo B1 ni havis 7 kandidatojn, sur B2 ekzameniĝis 18 kaj sur la plej alta nivelo C1 mezuriĝis 11 personoj. Nepre laŭdendas la sindonemo de tiuj kandidatoj, kiuj meze de dumkongresa riĉa programaro en ekzotika lando kaj ankaŭ interne plena “strandvetero”, dediĉis plurajn horojn por konfrontiĝi kun la defiaj taskoj kaj akiri ateston pri siaj lingvaj konoj. Specialan intereson pri ekzamendiplomoj havis ĉefe studentoj kaj instruistoj, kiuj per ŝtate agnoskata atestilo povas havi avantaĝojn en stud- kaj labormedioj, kaj per tio faras gravajn lingvopolitikajn paŝojn por la oficialigo kaj akceptigo de E-o. Kun la rezultoj de la unuaj du someraj sesioj la sumo de la ĝisnunaj ekzamenokazoj estas 222 (B1/41, B2/57 kaj C1/124), kies kandidatoj venis el 37 landoj. Bonvolu vidi ĉi-sube la plej diligentajn naciojn. Francoj Poloj Germanoj Brazilanoj Usonanoj Nederlandanoj Kubanoj Kiuj?
33 28 26 19 13 11 10 Sume
6 8 5 6 3 0 1 B1
6 7 6 6 1 1 8 B2
21 13 15 7 9 10 1 C1
Tiu statistiko ŝajnas forte ŝanĝiĝi en la lasta somera sesio, okazigota dum la itala kongreso fine de aŭgusto, por kiu ni jam havas 18 kandidatojn, inter kiuj pli ol 10 italojn. Pliaj sesioj okazos oktobre en Herzberg (DE) kaj Indonezio, decembre en la jarfinaj aranĝoj NR kaj IF en Germanio.4
4
Al tiuj ĉi sesioj eblos aliĝi rete ĉe katalin@ikso.net aŭ surloke dum la aranĝoj.
IPR 10/322
— pàgina 23 del PDF —
La parola ekzameno de Gilda Muñoz Bonilla (Meksiko) en San Diego La belaj rezultoj neniam estus atingeblaj sen la sindediĉa laboro de la ekzamena komisiono de UEA, Zsófia Kóródy, Renato Corsetti kaj Katalin Kováts, kiujn helpis en la okazigo de la someraj ekzamenoj Márta Kovács, Petra Smidéliusz, Peter Zilvar, Duncan Charters, Josias Barboza, Paŭlo Nascentes kaj Sylvain Lelarge. Dankas ĉiujn pro la helpo kaj gratulas la ekzameniĝitojn: Katalin KOVÁTS, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA
Kongreso de la Komisiono pri Azia E-Movado de UEA (KAEM), Ulan Batoro, Mongolio, 18-23 junio 2010 de Mireille GROSJEAN („Mirejo”, Svislando) Ĉirkaŭ ducent personoj kunvenis en Mongolio en mirinda sunoplena lando. La organizo de la konferenco estis tre bone farita. Ĉio iris glate. Bunta programo kun koncertoj kaj dancoj ĝojigis la kunvenantojn, kiuj venis el Israelo, el Japanio kaj el diversaj landoj inter tiuj du finoj de la azia
IPR 10/323
— pàgina 24 del PDF —
kontinento. Kompreneble ankaŭ kelkaj ne-azianoj kaptis la okazon por malkovri Mongolion. Okazis diversaj prelegoj kaj kunvenoj, inter ili kunveno de geinstruistoj. Tie la temo estis ILEI kaj ĉiuj povis samopinii kaj ĝoji pri la efika laboro de la nova estraro. Japanaj samideanoj anoncis, ke ili tradukis “Malkovru Esperanton” al la japana. En Koreio la temo de la nacia kongreso estas: “Metodo de instruado”. Tio montras, ke Koreio dediĉas grandan atenton al instruado. Mirejo: Unue la bazo, la unua paŝo estas informado. Poste venas instruado. Por tiu fazo geinstruistoj devas esti pretaj. Ni ĉiuj devas prepariĝi, konstante plibonigante nian lingvonivelon, konstante ekzercante nin en la instruado. Korea partoprenanto petas, ke ILEI preparu didaktikan dokumenton kun paŝoj por instruistoj. Mirejo diras, ke tio jam ekzistas en pluraj metodoj kaj en “Manlibro pri instruado” kaj ĉe edukado.net. Plie ŝi aldonas, ke metodo estas same kiel ganto por homo, kiu instruas; ofte iu paŝo bona por iu instruisto eble ne taŭgas por alia instruisto. Povas esti ankaŭ, ke metodo, didaktiko ne taŭgas, ĉar la celpubliko ne samas. Oni devas daŭre adaptiĝi. Iu sperta instruisto povas doni ideojn, sugestojn. Tamen ĉiu instruisto devas eltrovi la metodon, kiu taŭgas por li/ŝi. Interŝanĝo de spertoj estas tre valora paŝo al plena posedo. Pluraj azianoj deziras, ke ILEI dediĉu pli da atento al Azio. Kompreneble azianoj ofte mem kulpas. Sed: oni ofte nenion povas legi pri Azio en IPR. Ne estas azianoj en la estraro. Ĉu ILEI forgesas Azion? Tiu aspekto devas ŝanĝiĝi. Aŭdiĝis peto al la redaktoro de IPR: li devas peti, eĉ postuli raportojn el aziaj landoj, se tiaj raportoj mankas, ne venas. Alia tre grava rimarko: Azianoj ellaboru propran manieron kunlabori. Decido: okazos komuna seminario por instruistoj el Koreio, Ĉinio, Japanio. Nova komitato de la Komisiono KAEM elektiĝis. La prezidinto s-ro Lee Jungkee ricevis aplaŭdojn kaj dankojn. La nova prezidanto estas profesoro Sasaki el Japanio. Rimarkoj de Mirejo: Oni povas konstati, ke Koreio, Japanio kaj Ĉinio estas fortaj landoj kun granda sperto. Aliaj landoj ne aperis en la kunsido pri ILEI. Tamen estas sekcioj aŭ reprezentantoj en Irano, Barato, Rusio,
IPR 10/324
— pàgina 25 del PDF —
Mirejo kaj LIU Baoguo en Ulan Batoro Armenio, Uzbekio. Neniu el ili partoprenis; do ni ne povis aŭdi ion pri la instruado en tiuj landoj. La intenco pri kunlaboro inter la tri orientaziaj landoj estas bonega ideo. Espereble ĝi efektiviĝos. Povus esti inter aliaj datoj dum la restado de Mirejo en Japanio inter la unua de majo 2012 kaj la UK en Hanojo.
El la landoj kaj sekcioj… Ĉinio Seminario de la Ĉina Sekcio de ILEI, Taiyuan 2010 La seminario okazis de la 1-a ĝis la 11-a de aŭgusto en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, norda Ĉinio. Aliĝis 59 personoj: 51 kolegoj el 20 ĉinaj urboj, 6 kolegoj el aliaj landoj (Danlando kaj Suda Koreio po 1, Usono kaj
IPR 10/325
— pàgina 26 del PDF —
Japanio po 2), plus 2 personoj, kiuj ne povis fizike partopreni en la seminario sed pagis kotizon. La programo de la seminario estis riĉa, abunda kaj bonkvalita. Entute okazis 13 prelegoj (inkl. de reta prelego pere de Skajpo) pri edukado, metodoj de E-instruado ktp., 4 raportoj pri E-instruado en ĉinaj kaj japanaj lernejoj, 2 demonstraj instruadoj kaj 4 E-kursoj (2 por pli ol 25 komencintoj kaj progresantoj, 2 por 50 infanoj). Ni ankaŭ transsendis la prelegojn kaj kurs-instruadon en voĉ-ĉambro enrete. Ĉiutage pli ol 10 enlandaj esperantistoj rete ĉeestis nian seminarion. Ni pasigis la tempon agrable ankaŭ dum la vesperaj programoj kaj ekskursoj.5
Grupo de infanoj dum la seminario de ILEI-Ĉinio 5
En IPR 2010/4 ni planas aperigi pli ampleksan raporton de Gong Xiaofeng pri la evento kaj eventuale ankaŭ prelegojn. (Vidu ankaŭ la foton sur p. 43) – NdlR
IPR 10/326
— pàgina 27 del PDF —
Germanio Sukcesa projekto en baza lernejo en Berlino De jardekoj mi estas ILEI-membro, sed ŝajne neniam mi skribis artikolon por IPR, tamen nun, ĉar mi instigis fari projekton proponitan de la profesia instruistino Heike SCHÜSSLER en baza lernejo kaj tio sukcese okazis, mi petis ŝin skribi raporton, kiun mi transsendas por publikigo en IPR. Jen la raporto de Heike: „Ĉ. 150 infanoj de la baza lernejo BIP-Schule en Berlin-Pankow, Bizetstr. 64, en aprilo 2010 konatiĝis kun la lingvo E-o. Tio okazis kadre de la fremdlingvoj-projekto de tiu kreativeco-bazlernejo. Dum ĉiam unu kaj duono horoj la 6-9-jaraj gelernantoj salutis unu la alian, dirante: „Saluton. Bonan tagon”. Ili ekspertiĝis kaj interesite aŭskultis pri la ideo de la internacia lingvo kaj ties historio. Sekvis ritma lingvoludo, do al unuforma piedmovado ni elparolis kiel sono-resono ritme-interesajn Evortojn: //: Bonan tagon! :// //: Ĉu bone dormis vi? :// //: Jes, sed volonte pli :// //: Hmm, kakaoodoro :// //: Hmm, bongusta pan´ :// //: Ovo, fromaĝo :// //: Dolĉa vinbero. :// //: Kaj eĉ ekstere :// //: Bona vetero :// Denove eksidinte, multaj gelernantoj miris pri la simpleco legi E-vortojn. Post la legado „fumis” la kapoj, ĉar ĉiu serĉis ĝustajn lokojn por la legitaj E-vortoj en krucenigmo. Je la fino de la projekto unu el la unuaj klasoj bonhumore prezentis la sonoresono-ludon sur la scenejo. Eĉ infanoj, kiuj antaŭ la projekto tute ne konis min, post monato ankoraŭ gaje preterpasas min kaj salutas kun bonhumoro: „Saluton. Bonan tagon” aŭ ili demandas min: „Kiel saluti en via lingvo…” Raporto skribita permane la 20.05.2010 fare de la aŭtorino Mi opinias, ke estus inde publikigi la «raporton» en IPR kaj por kontakto al la instruistino jen la retadreso de ŝi: froesi@snafu.de
IPR 10/327
— pàgina 28 del PDF —
Aldone mi volas informi pri alia sukcesa kampanjo en Berlino por enkonduki E-on en la programon de la „Popola Altlernejo – Volkshochschule” en Berlino. Fakte la E-Ligo Berlin sukcesis konvinki kaj la urbestrinon kaj la distriktan parlamenton de la berlina distrikto Lichtenberg ne nur doni al la sennoma parko apud la E-Kulturdomo en Lichtenberg okaze de la 150-a datreveno de la aŭtoro de E-o lian nomon, sed ankaŭ komune kun la Germana kaj Pola E-Asocioj aranĝi la Zamenhoffeston en Berlin-Lichtenberg decembre 2009. La urbestrino ĉeestis la feston kaj ripetis la proponon instrui E-on en la distrikta Popolaltlernejo. La unuan fojon tiu ideo naskiĝis dum la vizito de la vicurbestro de Bjalistoko s-ano Aleksander SOSNA ĉe la urbestrino kaj denove dum la Z-festo, kiu daǔris eĉ unu semajnon. Nun la 9-an de septembro 2010 okazos la E-kurso je nivelo A1 kaj februare je nivelo A2. Speciale estas interese kaj grave, ke ĉiuj dek du berlinaj popolaltlernejoj kunlaboras koncerne lingvoinstruadon kaj tiel en ĉiuj aliaj berlinaj popolaltlernejoj estos la informo, ke nun finfine eblas lerni ankaŭ E-on kadre de tiu institucio. Krome ni havas proponon fari informprelegon pri E-o en la plej granda distrikta biblioteko kaj varbi por la E-kurso. Johann PACHTER (Germanio)
Koreio Renkontiĝo de ILEI-Koreio La 1-a Renkontiĝo de ILEIKoreio okazis en la 11-a kaj 12-a de julio 2010 en la urbo Sangju, Koreio. En la renkontiĝo kolektiĝis 15 ILEI-anoj el diversaj urboj de Koreio. La evento signalis, ke ILEI-Koreio ekmovados sub nova teamo. S-ro PARK Yong-sung parolis pri la temo ‘Kiel oni kurso-gvidu sisteme?’ s-ro LEE Jungkee parolis pri la temo ’10 motivoj por fariĝi bona esperantisto’ kaj s-ino OH Gisuk prelegis
IPR 10/328
— pàgina 29 del PDF —
pri ‘Kurso-gvido por geknaboj’ kun povopunkto per projekciilo. Post la tri prelegoj, la partoprenantoj libere diskutis kaj interŝanĝis siajn opiniojn. ILEI-Koreio decidis, ke la renkontiĝo de ILEI-Koreio okazos jare dufoje, somere kaj vintre seminaricele. Kaj por la kunlaboro inter orientaziaj ILEIsekcioj (Ĉinio, Japanio kaj Koreio), ILEI-Koreio proponis al la du aliaj ILEI-sekcioj tiel, ke la 1-a komuna renkontiĝo inter la tri landaj sekcioj okazu de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2010 en la urbo Tenjin, Ĉinio. LEE Jungkee, sekciestro
Kroatio Pokalo Kostrena 2010 En Kroatio jam la 9-an fojon okazis tiu ĉi konkurso pri scio de E-o por lernantoj el elementaj lernejoj. Ĝin organizis la kroata ILEI-sekcio kun ESocieto Rijeka.
La konkurso daŭris tri tagojn en majo, en skolta ripozejo „EsperantoDomo” en ĉemara urbeto apud Rijeka en Kroatio. En ĝi partoprenis dek ses gelernantoj el elementaj lernejoj; ili faris skriban ekzamenon kaj konkursis IPR 10/329
— pàgina 30 del PDF —
en du kategorioj – sur komencanta kaj sur progresinta niveloj. Per „Pokalo Kostrena 2010” estas premiita la elementa lernejo „Retkovec” Zagreb, kiel la plej bona lernejo. La plej sukcesaj lernantoj (unuaj tri lokoj) estis premiitaj per diplomoj kaj pokaloj. Ĉiuj lernantoj ricevis la novan lernolibron „Esperanto – rekta metodo” de Stano MARČEK. La libron tradukis en la kroatan lingvon Marija JERKOVIĆ. Pri la amuza parto de la konkurso zorgis pliaj membroj de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA) el Zagrebo. La konkurson ĉeestis instruistoj kaj prelegantoj de E-o, kaj ankaŭ ĉi-jare spertoj kaj scio estis interŝanĝitaj. Sabaton posttagmeze la partoprenantoj vizitis „Astronoman Centron Rijeka”, kie, krom la spektado de eduka filmo „Du partetoj de vitro” en la planetario, la gelernantoj aŭskultis interesan prelegon kaj spertis iom da universa grandeco tra la teleskopo. La sekva jaro estos jubilea. Ni festos la dekjariĝon kaj invitas ĉiujn gelernantojn kun iliaj instruistoj, ke ili venu kaj ĝuu kun ni la belaĵojn de la Adriatika maro, la bonan kroatan manĝaĵon kaj la amikecon de niaj esperantistoj. Lernu E-on kaj estu feliĉaj! Tea RADOVANOVIĆ kaj Marija JERKOVIĆ (Fotis: Boris DI COSTANZO)
Meksiko Komencaj fruktoj de la seminario kaj konferenco en Kubo La unua kurso de E-o ĉe la universitato UABC en la urbo Mexicali, B.C., sukcese finiĝis. Ĉeestis, tra 60 horoj dum du semajnoj, dek studentoj, de la fakultato pri lingvo-instruado kaj tradukado kaj ili diris al mi, ke ili formos E-klubon en Mexicali. Nun komenciĝas semestraj kursoj por du grupoj, matena kaj vespera kursoj ĉe la universitato UABC en la urbo Tijuana, B.C., por studentoj de la fakultato pri lingvo-instruado. En ambaŭ urboj la kurso de E-o, kiu nomiĝas «Esperanto, lengua y cultura» (E-o, lingvo kaj kulturo) donas al la studentoj la samajn poentojn por ilia kariero. La studentoj interesiĝas pri la atestilo laŭ la eŭropa referenckadro pri lingvoj kaj volas daŭrigi siajn studojn ĉe la Universitato (sur la dua nivelo),
IPR 10/330
— pàgina 31 del PDF —
kaj aŭtodidaktike kaj per uzo de sia nova lingvo en diverskultura etoso. La universitato akceptas kunlabori kun la E-asocioj por realigi ĉion ĉi. Mi volonte kunordigus tion, se iu asocio povus helpi. La sekva foto fariĝis dum la lasta tago de la kurso en la UABC en Mexicali. La studentoj surprizis min kun la belaj ĉemizoj. ☺
Raportis: Gilda MUÑOZ BONILLA
Pollando En la kadro de la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo” de la GRUNDTVIG-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de edukado.net kaj ILEI), Katalin KOVÁTS, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto [vd la foton sur la sekva paĝo]. La programo okazis en la sudpollanda Rytro, apuda vilaĝo de Nowy Sącz, el kiu urbo devenis la triono de la grupo.
IPR 10/331
— pàgina 32 del PDF —
La motoro de la projekto, Halina KOMAR (prezidanto de Pola E-Asocio), lanĉis la seminarion kun la speciala celo lingve perfektigi la kursanojn kaj pretigi ilin al la KER-ekzamena sesio, okazigota dum SES en Slovakio, en kiu la grupo partoprenos kiel tria aranĝo de la projekto. Fine de la semajno 23 personoj jam surloke aliĝis al la somera KERekzamensesio.6
Svislando Pri nia svisa sekcio La Svisa ILEI-Sekcio (SIS) estas tute malgranda sekcio: ĝi nombras 16 membrojn. Mirejo GROSJEAN estas ĝia prezidanto kaj Francisko RANDIN estas la sekretario. La landa asocio nomiĝas Svisa E-Societo (SES). En Svislando okazadas lertigaj kunvenoj por lernemuloj: a) En lokaj kluboj (Ĝenevo, Laŭzano, Lucerno, Zuriko, Wil, Flawil) 6
NdlR: Valoras legi la detalan raporton kun fotoj fine de la reteja anonco: http://www.edukado.net/anoncoj/23352
IPR 10/332
— pàgina 33 del PDF —
b) En Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds. Pri la kursoj kaj kunvenoj en lokaj kluboj raportas la revueto Svisa Esperanto-Societo informas (SESi). Iu vojaĝanta samideano povas rilati kun la estraro de SES por scii, kie okazas kio en Svislando. Tiucele bv uzi la retadreson ses@esperanto.ch. En CDELI agadas de jardekoj la arkivisto s-ro Claude GACOND. Li ricevas regulan helpon de s-ino Nancy FONTANNAZ. Studsabatoj: Ili okazas en CDELI ĉiun trian sabaton de la monato krom en julio kaj aŭgusto. Ekde kelkaj monatoj respondecas pri tiuj valoregaj kunvenoj stabo de tri instruistoj: s-ino Monika MOLNÁR, s-ino Nancy FONTANNAZ, s-ro Luko ALLEMAND. Ili triope organizas klasetojn el tri niveloj. Tutkomencantoj povas veni kaj komenci la studadon de E-o. Ili estos bonege prizorgitaj de Luko. Personoj, kiuj flue parolas E-on, povos plilertiĝi sub la efika gvido de Monika. Mezuloj fluigos sian lingvokapablon helpate de Nancy.
Claude GACOND prelegas en CDELI, dekstre: André SANDOZ
IPR 10/333
— pàgina 34 del PDF —
Seminarioj: Ili okazas en CDELI la unuan sabaton de la monato krom en julio kaj aŭgusto. La horaro estas: ekde la 10a matene ĝis la 16a30 posttagmeze kun komuna manĝado en la urbo. Respondecas pri ili s-ro Claude GACOND. Prelegas dum tiuj seminarioj Claude GACOND kaj aliaj personoj el Svislando aŭ gastoj el eksterlando. Povas okazi en CDELI aliaj eventoj, kunvenoj, laŭ la datoj kaj memorindaj faktoj. Tiel okazis en 2008 memortago pri s-ro Claude PIRON kaj en novembro 2009 celebra festo pri la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. Plie troviĝas en CDELI: giganta stoko da dokumentoj pri E-o kaj pri la aliaj planlingvoj; libroj aĉeteblaj; libroj prunteblaj; brokantaĵoj Ĉiuj aktivaĵoj en CDELI okazadas sub la aŭspicioj de SES kaj de SIS. Por iuj demandoj pri tiu ĉi prezenta artikoleto bv skribi al la prezidanto de SIS per la retadreso mirejo.mireille@gmail.com Mirejo GROSJEAN
Leterkesto Letero de eksterulo – pri ebla eksperimento metodologia Karaj Gekolegoj! Mi ne estas ano de ajna esperantista asocio. Mi uzas E-on kiel efikan ilon – kiel ankaŭ komputilon mi uzas, sen esti membro de ia „komputilista” movado. En mia profesio (kiel pedagogo) mi ofte vidas „komputilistojn”, kiuj pensas, ke se oni lernas per komputilo, lernado tuj iĝas moderna kaj plej rezulthava; ke projekciilo estas ĉiam pli bona ol tabulo; kaj ke la studmaterialon nur tio igas moderna, se ni povas legi ĝin sur ekrano. Ŝajne oni volas alĝustigi la metodojn al la ilaro. Kvankam la iloj devus servi la metodojn; kaj la metodoj devas servi la lernadcelojn. IPR 10/334
— pàgina 35 del PDF —
Mi instruas adoltojn. Ili venas al la kurso kun diversaj celoj de lernado. Ankaŭ iliaj antaŭaj konoj estas diversaj. Komence mi instruis informadikon: fakte multe da studentoj mi havis, kies kono pri kelkaj informadikaj fakoj estis multe pli granda ol la mia – ekzemple ĉar ili okupiĝis pri tiuj temoj jam de pluraj jaroj kaj ili venis al kurso nur por havi la kvalifikon. Mi havis ankaŭ studenton interesiĝantan pri tute aliaj temoj, li venis nur por ricevi la bazajn komputilajn konojn. Estis studento, kiu nenion alian volis ol ekzameniĝi senpene. Kaj estis multaj, kiuj investis duoblan energion por ekspliki la multegajn obstaklojn de sia lernado, ol la kvanto de la energio bezonata por la lernado mem. Mia ĉefa surprizo estis, kiam mi vidis multe da studentoj havi problemojn pri informadik-lernado, kvankam ili evidente havis ĉiujn necesajn kapablojn kaj konojn. Librotenistoj jam vidis matematikajn formulojn, juristoj jam lernis diversajn signojn, inĝenieroj jam devis lerni la uzadon de komplikaj aparatoj – sed mi vidis ankaŭ librotenistojn, juristojn kaj inĝenierojn, kiuj panikiĝis kiam ili proksimiĝis al komputilo. Malrapide mi divenis, ke la procezo lernada nepre enhavas mortpunktojn; kaj dependas de faktoroj emociaj, ĉu la studento pluiras aŭ konvinkas sin mem pri malsukceso. Nuntempe mi instruas jam metodologion por estontaj pedagogoj. Mi ellaboris la metodologion „viv-tajlita lernado”7: ĝi estas metodologio por evoluigi studmaterialojn por memlernado kaj por helpado de la studento uzanta tiujn studmaterialojn. Kompreneble ankaŭ mi uzas komputilon, interreton kaj ĉiujn teknikajn ilojn – kiam ili havas siajn metodologiajn rolojn. Mia pens-procezo estas la sekva: •
Unue devas esti difinata la celo de lernado. Adolto lernas kutime por akiri kapablon: por povi fari ion, kion ŝi/li antaŭe ne povis fari (aŭ fari ion pli bone ol ŝi/li ĝin antaŭe povis fari). La celo devas esti formulita laŭ ĉi tiu vidpunkto.
7
Alivorte: „lernado adaptita al vivo-situacio”. Vidu: Gerı Péter: Az élethelyzethez igazított tanulás. egyetemi tankönyv, Zrínyi Miklós Nemzetvédelmi Egyetem, Budapest, 2008.; http://www.geropeter.hu (Esperante, angle kaj hungare)
IPR 10/335
— pàgina 36 del PDF —
•
Poste ni devas decidi kio estu la fina mezurado. Ĉu ekzameno? Ĉu ia praktika tasko? Tio dependas de la lernadcelo: tasko de la fina mezurado estas certiĝo, ĉu la studento atingis la lernadcelon – kio alia la mezuro povus esti?
•
Kiujn antaŭajn konojn ni hipotezu pri la studento komencanta lernadon? Tio estas nia decido kaj ni havas multajn eblojn; sed ni devas decidi unusence. Nia sekva tasko estas: krei komencan mezuron tiel, ke ni povu informi la „nekapablan” studenton ĝustatempe: sakstrata trafiktabulo devas esti ĉe la komenco, sed ne ĉe la fino de sakstrato. Ĝusta procedo estas, kompreneble, se ni donas konsilon: kiel la kandidato povas kompensi siajn eblajn mankojn.
•
Nun ni konas jam la atendeblajn komencan kaj finan nivelojn. La breĉon devas plenigi la lernad-procedo. Do ni listigu la necesajn konojn (obeante kelkajn simplajn regulojn). Tiu listo ne dependas de la metodoj, iloj de la lernado aŭ instruado. Estas simpla faka demando ĉu iu kono necesas aŭ ne. La listo ne dependas de la studento: se oni volas esti kuracisto, elektromuntisto, bakisto aŭ ĉaspiloto, oni povas listigi la konojn necesajn por tiuj profesioj.
•
Sekva tasko estas: preparado de la studmaterialo. Ĝi povas esti multspeca. Oni povas alproprigi la samajn konojn multmaniere. Aŭ per persona renkontiĝo; aŭ laborante en grupo; aŭ hejme per komputila prezentaĵo, aŭ per libro „tradicia”; aŭ pere de fizika laboro pri la prilaborenda peco. Ĉio ĉi estas influata ankaŭ de la studenta viv-situacio. Ekzistas kelkaj antaŭvideblaj situacioj: se studento vivas malproksime de la lernejo, se studento ne vidas bone, estas malsana, havas aliajn lernajn malfacilaĵojn: ĉiuj lernas alimaniere. Kaj ekzistas ankaŭ situacioj neantaŭvideblaj: adolta studento alfrontas, laŭ mia sperto, ĉiujare 8-10 situaciojn, kiam ŝi/li devas ŝanĝi sian tagordon – kaj leviĝas la demando kion prokrasti aŭ ne fari. Multe da kurso-forlasoj komenciĝas tiel. Do studmaterialo devas konsisti el partoj tiel, ke oni povu ŝanĝi ilon, tempodividon aŭ metodon eĉ dum la procezo. Pro tio ĉiu parto de studmaterialoj devas esti memstara ero, havanta sian lernadcelon, komencan kaj finan mezurojn kaj tiel plu.
IPR 10/336
— pàgina 37 del PDF —
•
Kaj kiam ni formulas la lernmaterialon por iu aparta student-grupo, tiam ni devas decidi ĉu ni uzu multmedian (t.e. plurteknikan) aŭ tradician instruadon, bildan/sonan ilustraĵojn aŭ retmesaĝojn ktp. Multfoje influas niajn decidojn ankaŭ ekonomiaj kaj simplaj ilaraj vidpunktoj, sed la procedo de projektado estas ĉiam la sama.
Esenca ideo de la metodologio „viv-tajlita lernado” estas, ke la lernado kaj instruado estu flekseblaj en ĉiu rilato – por ne fari ian ajn cedon pri la celo de la lernado. De la kuracistoj, elektromuntistoj, bakistoj kaj ĉaspilotoj ni postulas kompletan spertecon: tiuterene kompromiso ne estas permesata, sed oni povas havi kompromisojn en ĉio alia. Eĉ dum la lernad-procedo – ja veras, ke la pli longa daŭro estas malgajno, sed tio estas malpli granda malgajno ol kursoforlasoj, ĉu ne? „Viv-tajlita lernado” enhavas (mem)kontrolajn kaj kompensajn ciklojn, kiuj (kun cirkaŭ 10% da longigo de lernado-daŭro) preskaŭ nuligas kursoforlasojn, kaj 80% de studentoj plenumas super 80% (anstataŭ la kutimaj 35-40% de la publika instruado). Kial mi skribis ĉion ĉi? Ĉu por fanfaroni pri miaj rezultoj…? Nu, unuavice ne pro tio… Mi ne estas lingvo-instruisto. Mi ne scias decidi, ĉu ĉi tiu metodologio taŭgas por prepari lingvolernajn studmaterialojn, por lingvolernado kaj helpado al lingvolernantoj. Mi ne scias kiel kaj kiomgrade oni povus difini konkretajn lingvo-konajn mezurojn laŭ ĉi tiu metodologio. Mi pensas, ke se ekzistas lingvo, en kiu oni povas apliki la striktan strukturon de la „vivtajlita lernado”, tiu lingvo estas E-o. Se en E-o tio ne sukcesus, eĉ eksperimentoj estas vanaj en iu ajn alia lingvo. Sed, se jes: ĝi povas esti ekzemplo por aliaj lingvoj. Jes, mi scias: se oni volas komenci tian provon, oni devus havi la E-lingvan tradukon de tiu metodologio. Sed mi estas malpacienca. La traduklaboro estas nur nun komencita kaj mi ne scias kiam ĝi finiĝos; sed mi jam nun demandas la legantojn de IPR: ĉu estas iu, kiu volonte kunlaborus kun mi en la eksperimento por pretigi studmaterialon de almenaŭ unu leciono de E-o kaj por elprovi ĝin laŭ la metodologio de „viv-tajlita lernado” ĉe adoltaj lernantoj? Elkore vin salutas Péter GERİ (Hungario)
IPR 10/337
— pàgina 38 del PDF —
LA NAŬA de Rob MOERBEEK (Nederlando) Ne de Betoveno, sed de nia Akademio: la naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Longe ĝi restis nur mencio, kvankam Heroldo de Esperanto ja publikigis la tedan liston sen la difinoj, kaj Ondo de Esperanto faris el ĝi felietonon. Kaj la bona Akademio permesas spili ĝian retpaĝaron por mem elŝuti la trezoron. Tamen la materialo ankaŭ por la ceteraj el ni restas koninda, certe por la instruantoj. Ofte oni supozas, ke ĉiuj jam posedas la iom kostan «Plenan Ilustritan Vortaron» (PIV), sed supozeble multaj el la plej uzataj, almenaŭ trastudataj vortaroj, baziĝis sur ĝia respektinda antaŭulo «Plena Vortaro» (PV, 1933 kun Suplemento el 1953). Kiom el la nova listo de 209 radikoj (vortoj ofte kun «kunmetaĵoj») estas jam konataj, sed nun unuafoje deklaritaj oficialaj? Fakte unu el po kvin estas zamenhofa radiko kaj nur 25, interalie tri lando/popolonomoj (el kiuj neniun entenas PV), aperis unuafoje en PIV. Sed ja la difinoj grave evoluis. Malofte ili identas kun tiuj en PIV, preskaŭ ne kun la PV-aj. Tamen esencaj la diferencoj ne ĉiam estas: kombino aŭ malkombino de signifoj ofte rezultigas la diferencon. Sed unue ni laŭdu la Akademion pro ĉi tiu laborego: ĉefe, ke ĝiaj membroj ĝenerale konsciis, ke E-o estas celita por la tuta mondo, do ne tre helpas tradukoj en kvin eŭropajn lingvojn, eĉ se «grandaj». La difinoj nun ricevis precizigon, aktualigon kaj detaladon. Nur la literpriskriboj (ikso, ipsilono kaj kuo – anst. ku [kaj kvo por la latina qu]) lakone trivortas. Ĉe «ĉasio», subparto de veturilo kun aksoj kaj radoj laŭ PV, okazis amputo de la signifo kaj ankaŭ la «karoserio» povis senbalastiĝi je stirilo kaj savzono (laŭ la PIV-a ilustraĵo). Aperis novaj fakoj: ekologio, komputado, seksaj vortoj (kvankam ankoraŭ ne ĉiulande senriskaj). Maloftas ŝanĝo de la radika karaktero: (ant)arkta, zamenhofaj, fariĝis Antarkto kaj Arkto. «Bito» (ŝipŝtipo) ricevis homonimon kun noto (la proponata «ŝanono» ne aperas en PIV). Konata ŝanĝo estas, ke radaro (en PV sub «rado») jam en PIV aperas kiel radoaro por lasi al la moderna internaciaĵo radaro unusencecon. Evito de homonimeco klarigas ankaŭ, ke en PIV jam malaperis «rodulo» pro la «rodo de boatoj», do muso estas «ronĝulo»: la naŭa oficialigas «ronĝi», t.e. la vorton!
IPR 10/338
— pàgina 39 del PDF —
Vortkategorie FOT nun estas substantivo, kaj «foto», nur kun la senco «fotaĵo», do ne plu signifas «fotado», kiel eblas laŭ PV, kie la radiko aperas kiel verbo. Pinte gravas memori, ke la insulinproduktado okazas en la pankreaTo (for la s!). La edukemon de SAT ekzemplas la PV-a komento ĉe «aperitivo»: «… kiu laŭdire ekscitas la apetiton», samkiel la skeptika noto ĉe «prestiĝo»: «Imponeco pro ŝajno de beleco aŭ gloro». (Vidu, kiom De Beaufront ĝuste nun influas!). Jen la 25 ne-PV-aj vortoj (por konscii la evoluon) kaj diferencoj kun PIV: Geografiaj: brito, japano/Japanujo, Usono. Algoritmo: La naŭa kombinas la du signifojn el PIV. Demografio: ne «esploro» sed scienco kaj informoj. Diskriminacii: en PIV nur substantive. Ekologio: en PIV ekologo estas sciencisto pri ekologio, scienco pri rilatoj; la naŭa aldonas «influoj …». Etno: ni nun vidas la diferencon disde «gento», kies anoj kredas al komuna deveno. Eŭro: PIV klerigas nin pri la komenco en 1999 inter 12 ŝtatoj. Festivalo: ne plu strikte perioda; i.a. pri «kino» anst. filmo. Frustri: la «tendenco», kies mankon oni suferigas, fariĝis «deziro». Karoserio: vd supre. Kasedo: sen aludo al «kaseto», kiun ankaŭ PIV ne preferas. Kibuco: identaj klarigoj. Klono: PIV eliras de la verbo kloni. La korekto preventas interpreti «klono» kiel (la agon) «klonado». Komputi kaj ~ilo: PIV krommencias la arkaiĝintajn signifojn «mezuri/~ilo». Lasero: PIV klerigas nin pri la deveno de la akronimo. Modemo: en PIV nur unuvoja eksplico de la konverto el analoga linea informo al sono (ĉe ricevo), tamen sufiĉa por dedukti la alian sencon. Pico: «italdevena» manĝaĵo, sed PIV ja mencias Napolan specon. Skani: evidente oni ne oficialigis la duan signifon en PIV pri radioricevilo. Transistoro: same pri la signifo «radioaparato kun ~oj». Tukano: en PIV mankis ĝiaj kolorriĉaj plumoj. Versio: ne oficialiĝis la tria signifo: turno de naskiĝanto. Vodko: rolas la fluo de ekonomiaj fortoj: restas Rusio kaj Pollando, sed Ukrainion kaj Finnlandon anstataŭas Svedio. PIV resendas al «viskio», sed IPR 10/339
— pàgina 40 del PDF —
tiu oficialiĝis nur en 1919: pri zamenhofeco mankas spuro. La unua teatraĵo ja estis «Unua brandfaristo». (1896: L. Tolstoj, tr. V.A. Burenkov) . Poste ni eble dividos la 209 laŭ semantikaj rubrikoj. Sed nun: bonan digeston!
44-a konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 Kun lingvo de amo en la lando de Hamleto
En la jaro 2011 ILEI konferencos en Kopenhago, la semajnon antaŭ la UK, 17– 23 julio, kun la tradiciaj kleriga, faka, organiza kaj kultura programoj, kaj, kiel ĉiam, kun io nova. Tiel la konferencanoj povos plani unuvojaĝe dusemajnan restadon dum la du eventoj por plene ĝui la riĉajn konferencan kaj kongresan programojn, kaj konataĝi kun la kulturo de Danio kaj belaĵoj de ĝia ĉefurbo kaj aliaj vizitotaj lokoj. Konferenca temo: Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado
enfokusigas lingvan politikon kaj sintenon de ŝtataj kaj klerigaj instancoj, konsekvencojn de ties tiutemaj decidoj, staton kaj evolutendencojn de lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado konekse kun la oficiala lingva politiko, kaj pozicion de Esperanto en tiu kunteksto. Simpozio pri la konferenca temo ILEI ĉi-foje organizas la simpozion kunlabore kun la Universitato de Kopenhago, Fakultato de Humanistiko, Departamento pri komunikiloj, kognado kaj komunikado (http://mcc.ku.dk/), kiu ankaŭ disponigos la konferencejon kaj simpoziejon. La simpozio okazos en la lastaj du konferencaj tagoj, 22/23-an de julio, do tagon pli frue ol UK komenciĝos. Loĝado kaj manĝado La loĝado estos aranĝita en la hotelo Cabin, en kiu eblos daŭrigi la loĝadon dum la UK, kaj en malpli kosta studenta domo. Favorkosta manĝado eblos en la universitata bufedo kun varia oferto, apud la konferencejo.
IPR 10/340
— pàgina 41 del PDF —
Programo Dimanĉo: alvenoj kaj interkona vespero. Lundo: solena malfermo kaj komenco de laboro; dana vespero. Mardo: daŭrigo de prelegoj, seminarioj, laborkunsidoj; internacia vespero Merkredo: ekskursoj kaj alternativaj programeroj; distra vespero Ĵaŭdo: pliaj prelegoj, kunsidoj, diskutrondoj; universitata agado; lingva festivalo; bankedo Vendredo: simpozia tago kun ekskursoj alternative; adiaŭa vespero Sabato: konkluda sesio de la simpozio, solena fermo; transiro al UK Du tuttagaj ekskursoj ekster Kopenhago kaj duontagaj promenekskursoj tra la urbo kun lokaj esperantistoj kiel ĉiĉeronoj ebligos konatiĝi kun la lando de Hamleto kaj ĝia ĉefurbo. Aliĝoj kaj mendoj Aliĝilo kaj mendilo kun kotiztabelo, prezoj kaj pli detalaj informoj atingeblas rete tra http://ilei.info/agado/konferencoj.php en ambaŭ formoj: por elpresi kaj uzi paperan aliĝilon, aŭ por elektronika aliĝo. Papera aliĝilo aperos ankaŭ en la venonta numero de IPR. Pliaj informoj: Konferenco 2011 <info@ilei.info>
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis, Aurora Bute (gvid.) Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot Lerneja: Carola Antskog (gvid.), Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Julián Hernández (estrare), Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill) Terminara: Maŭro La Torre (gvid.), Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović) Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikait÷, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat
Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: +421 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/ Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.
IPR 10/341
— pàgina 42 del PDF —
ICH (Interkultura Centro Herzberg): DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, 0049-55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiito ĉe ILEI: Rob Moerbeek. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; JeanPierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60;
Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
La nunan numeron ni sendis al la presejo 23 aŭgusto 2010, redaktofino por la sekva numero 15 novembro 2010.
IPR 10/342
— pàgina 43 del PDF —
Prelego de Sylvain LELARGE dum Tago de la Lernejo en Kubo
Demonstra kurso de Ricko HUĜIMOTO (JP) en la seminario de ILEI-Ĉinio IPR 10/343
— pàgina 44 del PDF —
La 44-a Konferenco de ILEI Kopenhago, 17-23 julio 2011 Post la neforgesebla semajno en Kubo, ILEI denove konferencos en Eŭropo. Ĉiujare alia kontinento: 2006 – Italio, 2007 – Japanio, 2008 – Benino, 2009 – Pollando, 2010 – Kubo, 2011 – Danio, 2012 – ni planas denove Azion. Pliaj informoj ĉe: http://www.ilei.info/
Kaj ĉiujare la tradicia programo: kleriga, kultura, scienca, organiza, turisma, kaj ĉiujare io nova en la intima rondo de esperantistaj instruistoj: • simpozio kaj seminarioj • prelegoj kaj paneldiskutoj • komitatkunsido • lingva festivalo • ekskursoj • distraj vesperoj • bankedo
Konferenca temo: Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado Simpozio: 22-23 julio 2011 Aliĝilo kaj pliaj informoj: http://www.ilei.info/agado/konferencoj.php info@ilei.info
IPR 2010/4
PDF: a l’arxiu de l’ILEI
— pàgina 1 del PDF —
Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031
Jarkolekto 40 – trimonata
10/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Luiza Carol Latifou Gbadamassi Gong Xiaofeng Zsófia Kóródy Stefan MacGill Rob Moerbeek Johano Petik Radojica Petrović Andrzej Pisowicz Josef Ŝemer Jan Willem van Leenhoff
— pàgina 2 del PDF —
ENHAVO Jozefo NÉMETH: Enkonduko………………………………………………………………………… 3 Zsófia KÓRÓDY: Instruado, instruistoj – projektoj, novaj vojoj por ILEI …………… 4 Andrzej PISOWICZ: Esperanto kiel ŝanco por la Kaŭkaza regiono?…………………… 7 Josef ŜEMER: Falsaj amikoj……………………………………………………………………….. 14 Latifou GBADAMASSI: Projekto Mondo-Rondo kiel Esperanto-lanĉilo […] …….. 16 Global Commons en Esperanto (Jan Willem van LEENHOFF, Rob MOERBEEK) … 20 Luiza CAROL: „Vojaĝo en Esperanto-lando” = Vojaĝo hejmen (recenzo)……….. 23 Johano PETIK: Alvoko al instruistaj ges-anoj ………………………………………………. 25 Xiaofeng GONG: Raporto pri la seminario de ILEI-Ĉinio en Taiyuan …………….. 26 Kvar klasoj – kvar landoj (Stefan MACGILL)……………………………………………….. 30 TORPEDO-6 (Zsófia KÓRÓDY)………………………………………………………………….. 32 ILEI labortable (Stefan MACGILL) …………………………………………………………….. 33 Oktobra estrarkunsido de ILEI (Radojica PETROVIĆ) ……………………………………. 34 44-a konferenco de ILEI, Kopenhago 2011 (informoj, aliĝilo) (R. PETROVIĆ) ….. 35
ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Stefan MACGILL, Pannónia u. 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel. (+36 1) 349-5207, <stefan.macgill@gmail.com>. Eksteraj rilatoj, kunordigo, konferenco, regularoj. Vicprez.: Duncan CHARTERS, PO Box 100, Elsah, Illinois 62028-0100, Usono. Tel.(+1)618 3745252, fakso: (+1)618 3745465, <duncan.charters@gmail.com>. Universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evoluo. Sekretario: Małgosia KOMARNICKA, ul. Kilińskiego 14/3, PL-59-300 Lubin, Pollando, <margareta.ilei.pollando@gmail.com>. Sekretariaj taskoj. Estrarano pri financoj: Julija BATRAKOVA, Rusio/Hago, Nederlando. Tel. (+31) 252 515331, <persiko@mail.ru>. Financaj kaj kasistaj aferoj. Estrarano: Zsófia KÓRÓDY, Esperanto-Centro, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel./fakso (+49) 5521-5983, <zsofia.korody@esperanto.de>. E-centroj, instrukapabligado, ekzamenoj. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. (+381 32) 371053, fakso: (+381 32) 342101, <radojica.petrovic.rs @gmail.com>. Edukprojektoj, konferencoj, informado, terminara komisiono. Estrarano: Julián HERNÁNDEZ ANGULO, Arbol Seco 371B e/Clavel y Santo Tomás, Centro Habana, Ciudad Habana, Tel. (+53) 6404484, <julian@esperanto.co.cu>. Landa agado, komisiono pri lerneja agado. Titolpaĝe: Partoprenantoj de Comenius-projekto vizitis Budapeŝton (vd p.30) Dorskovrile: Seminario de ILEI-Ĉinio en Taiyuan (inaŭguro/fakkunsido) (vd p.26)
IPR 10/42
— pàgina 3 del PDF —
Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Vicprezidanto: Detlev Blanke, Germanio, Prezidanto de la Societo pri Interlingvistiko Membroj: Vera Barandovská-Frank, Germanio, Universität Paderborn; AIS2 San Marino Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Michel Duc Goninaz, Francio, Université de Provence; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Wim Jansen, Nederlando, Universiteit van Amsterdam Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Maria Majerczak, Pollando, Uniwersytet Jagielloński w Krakowie Geraldo Mattos, Brazilo, Federacia Universitato de Paranao; AdE1 Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet Sekretario: Aida Čižikait÷, Litovio 1 2
AdE – Akademio de Esperanto AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, San-Marino
Enkonduko Karaj Legantoj, Dum la dissendado de la reta varianto ni spertis diversajn problemojn, kiujn ni nepre devas solvi. En pluraj kazoj, la mesaĝoj de nia sekretario ne atingis la abonantojn, ĉar ili iris rekte al la spamujo de la adresito. Se vi havas iun ajn problemon pri la reta varianto, kontaktu nian sekretarion. Por rapidigi la informfluon, vi povas sendi kopion de via mesaĝo al via sekciestro kaj al la redaktoro. Li povas helpi vin, se vi havas teknikajn problemojn pri la sendita dosiero, aŭ se la sekretario ne estus atingebla. Ni klopodu kune trovi sekuran metodon por la dissendado, sed por tio ni devas esti bone informitaj. En la nuna numero vi trovas plurajn bonajn artikolojn, kiuj jam ekde longa tempo atendis la aperigon, sed ĝuste pro ilia longdaŭra valoro ili devis ĝis nun cedi sian lokon al pli efemeraj materialoj. Krome, kiel promesite, nun vi povas legi pli ampleksan raporton pri la seminario de ILEI-CN (vd. la fotojn dorskovrilajn). En la sekva numero, ni daŭrigos „la ĉinan temon” kun raporto de s-ro Glossop, kies Mondo Rondo estas abunde menciata ankaŭ en la nuna numero. Bonan legadon! Jozefo NÉMETH, redaktoro 2 decembro 2010
IPR 10/43
— pàgina 4 del PDF —
Instruado, instruistoj – projektoj, novaj vojoj por ILEI Vojserĉado Sukcesoj, subvencioj, bonaj rezultoj – estas vortoj, kiujn ni ĉiuj volonte aŭdas, ĉu ne? En la lastaj kelkaj jaroj feliĉe pli kaj pli ofte ni povis legi pri sukcesa lerneja instruado, pri gekolegoj, lernejoj, kiuj ne nur proponis E-kursojn sed strebis je aktiva uzado de la lingvo, je internacia kunlaboro kun alilandanoj, partnerinstitucioj. Kompreneble tio signifas multobligitan kromlaboron, zorgadon pri regulaj kontaktoj unu kun la aliaj. Sed tiu kromlaboro indas la penon: per ĝi ekfunkcias la instruata lingvo, Esperanto estas praktike uzata por ricevo de informoj, interŝanĝo de ideoj, spertoj, travivaĵoj ktp. Ĉio tio ne estas troa novaĵo, ja ĉefa celo de lingvolernado estas komunikado. Tamen, en nia kazo al tiuj ĉi tradicie funkciantaj internaciaj kontaktoj aldoniĝas kroma elemento: personaj renkontiĝoj, reciprokaj vizitoj de la partneroj eĉ subvenciataj de Eŭropa Unio! Financa subteno por lerni kaj uzi Esperanton: do jen novaj ebloj, novaj vojoj por ni ĉiuj. En la Esperanto-movado ni estas alkutimiĝantaj al volontula, sindediĉa laboro kaj havas malmulte da tempo serĉadi eksterajn financfontojn por nia agado. Ni estas alkutimiĝintaj ankaŭ al tio, ke nia lingvo ofte ne ricevas la samajn rajtojn, samajn ŝancojn, kiel aliaj lingvoj, nia poresperanta laboro ne estas aprezata. Kelkaj ekzemploj el la antaŭaj jaroj tamen pruvis, ke se ni frapas je la ĝustaj pordoj, ili malfermiĝas. La demando estas kie kaj kiel trovi tiujn pordojn? Ni gratulas ĉiujn gekolegojn, kiuj jam trovis vojon al ekstermovadaj subvencioj kaj realigis siajn projektojn, kaj ŝatus instigi aliajn kuraĝe ekpaŝi sur tiu vojo! Paŝoj survojaj La menciitaj bonaj sukcesoj estas dankindaj al la ellaboritaj projektoj ĝisnunaj, enkadre ekzemple de la t.n. ’Dumviva-LernadoProgramo’ (Lifelong Learning Programme, LLLP) de EU. Temas pri subvenciado de lernado en kaj ekster la lernejaj kadroj, por diversaĝaj kaj diversmaniere, diversnivele edukitaj personoj, grupoj. Temas pri projektoj por lernejanoj (Comenius), universitatanoj (Erasmus) kaj por plenkreskuloj (Grundtvig). La kadroj por tiuj ĉi instruprogramoj de EU ebligas
IPR 10/44
— pàgina 5 del PDF —
partoprenon por edukinstitucioj, organizaĵoj okupiĝantaj pri instruado, klerigado. Je la komenco ne estas facile orientiĝi en la ĝangalo de tiuj EUprogramoj, sed indas lerni multon pri ili kaj ekkoni la eblojn kaj kondiĉojn por partopreno. Kion tio instruas al ni, kaj al gvidrolantoj, kaj al membroj de ILEI? Ke ekzistas novaj vojoj, estas maniero, kiel ni povas akiri iom da financa subteno por nia poresperanta agado. La pioniro sur tiu vojo estis la Comenius-projektoj kun la titolo AKEL (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj). Kaj tiun vojon elektis antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj Interkultura Centro Herzberg (ICH): reagis al alvokoj, iniciatis, serĉis kaj trovis internaciajn partnerojn por kelkmonata, kelkjara kunlaboro. Estas sekvenda, sekvebla bona modelo, ke por elprovi tiujn eblojn, kvazaŭ testcele ICH entreprenis engaĝiĝon en plurajn agadojn kaj fariĝis unika partoprenanto de LLLP: institucio kun kvar sukcesaj EUprojektoj por diversaj celgrupoj, diversaĝaj partoprenantoj. La rezulto estas promesiga kaj ekzemplodona, jen mallonga resumo: – Comenius-projekto 2008-2010: 6-9-jaraj infanoj de bazlernejo (kun partneroj el Britio kaj Hungario): per tiu ĉiu 10-14-membra grupo, centoj da samlernejanoj kaj iliaj gepatroj, ĉiuj instruistoj de la lernejo konatiĝis kun E-o, ekhavis rektan personan travivaĵon per ĝi. Kaj la samo okazis en la partnerlernejoj! – Erasmus-projekto 2009 (kun universitato en Litovio): kvar studentoj pasigis sian praktikperiodon staĝante en Herzberg, kie ili lernis Esperanton kaj spertiĝis pri bibliotekaj, muzeaj, turismaj kaj administradaj, oficejaj taskoj. – Grundtvig-asistanto-projekto 2009-2010 (kun Pollando) ebligis al staĝanto enrigardon en la multflankan laboron de Interkultura Centro Herzberg, akiron de vivsperto en sociaj, kulturaj, lernejaj, edukaj agadkampoj. Por ILEI tio havis aparte gravan signifon, ja ĝia nova sekretariino povis profundigi sin en asociajn farendaĵojn. – Grundtvig-projekto 2009-2011 (kun Pollando kaj Slovakio) zorgis kaj zorgas pri la lingva perfektigo de 20-30 plenkreskuloj, aktivigo de la pli aĝa, pli ol 50-jara generacio, donante al ili klerigadon pri uzo de komputilo kaj trejnante ilin fariĝi entuziasmaj aktivuloj, movadaj organizantoj. Dank’ al bona kunlaboro de PEA, E@I kaj Interkultura Centro Herzberg ILEI povos fieri pri nova grupo de instrukapablaj gekolegoj, kiuj trapasis KER-ekzamenojn kaj espereble multon faros por disvastigi informojn pri Esperanto kaj konatigos sian ĉirkaŭaĵon kun la internacia lingvo. IPR 10/45
— pàgina 6 del PDF —
Kunirado Tiuj ekzemploj, tiuj spertoj iĝos komuna valoraĵo, se ili atingas sian celpublikon. Kompreneble ne estis hazardo, ke ICH iniciatis trakti la temon dum sia Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia (TORPEDO) kaj kun ILEI organizis seminarion pri projektoj kaj subvencipetado en aŭtuno 2010 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo. Nek la elekto de loko estis hazarda: la supre menciitaj projektoj forte ligiĝas al la loka publiko, lernejoj, familioj, urba administracio, aktivuloj por edukado, junularo kaj kulturo. La spertoj, la pozitivaj rezultoj, sukcesoj en pluraj kampoj kaj sociaj tavoloj helpas la favoran prijuĝon pri Esperanto kaj firmigas la pozicion de la internacia lingvo en la ĉiutaga vivo. Ja la akirita EU-subvencio estas ne por la organizantoj sed por la partoprenantoj de la projektoj, kiuj – ĉu kiel gastoj aŭ trejnitoj, ĉu kiel gastigantoj – rekte ricevis financan subtenon por siaj internaciaj agadoj. Pro la graveco de serĉado de subvencifontoj, ni denove planas okupiĝi pri la temo. ICH ofertos sian fakan sperton, prezentadon, konsultiĝon ekzemple dum la sekva ILEI-konferenco kaj dum la tago de la lernejo en UK. Pluaj paŝoj La koncentrita sukceso de la lingvo, lingvouzantoj en unu loko povas fariĝi precedenco kaj elradii, disvastigi bonan modelon, instigi aliajn grupojn, asociojn, instituciojn fariĝi projektantoj. Tiun strategian rolon planas daŭrigi, pli grandskale realigi ICH ofertante siajn spertojn, sian partnerecon al ILEI. Starigo de organiza centro por ILEI kun helpantoadministranto en Herzberg estos granda paŝo antaŭen kaj certe fariĝos nova katalizanto por kunordigita internacia laboro, por estontaj projektoj. La bonaj lokaj kondiĉoj, la tre pozitiva bildo pri Esperanto kaj la ĵus lanĉita Fondaĵo Esperanto-urbo povos garantii rezultohavan agadon por lingvoinstruado kaj prizorgadon de servoj por ILEI-kolegaro, membraro. Ĉu ekflugo? Ni esperu! Ni alvokas vin ĉiujn al komuna agado, realigo de tiuj planoj kaj subteno al la novaj iniciatoj de ILEI. Ek al novaj perspektivoj! Kunagadante via Zsófia KÓRÓDY estrarano por ekzamenoj kaj instrukapabligo
IPR 10/46
— pàgina 7 del PDF —
Esperanto kiel ŝanco por la Kaŭkaza regiono?1 (memore al profesoro Gurgen SEVAK, vidu la finon de la prelego*) de Andrzej PISOWICZ (Pollando) La termino „Kaŭkaza regiono” en ĉi tiu teksto havas larĝan signifon, kiel teritorio situanta norde kaj sude de Kaŭkazo – montĉeno pli alta ol 5000 metrojn, prezentanta la naturan limon inter Eŭropo kaj Azio. La Kaŭkaza montokresto mem, certe ankaŭ konstituas tiun regionon kaj ĝi estas la interna linio, kiu dividas ĝin disde la teritorioj de la Norda kaj Suda Kaŭkazio. La tuto de la Kaŭkaza regiono estas difinita ne nur laŭ geografio, sed ankaŭ laŭ politiko. Temas pri teritorio, kiu apartenis integre, ekde la komenco de la 19a jarcento ĝis la jaro 1918, al Rusio kaj inter la jaroj 1929 kaj 1991 al Sovetunio. Nun la Norda Kaŭkazio situas en la teritorio de Rusa Federacio. Tiun teritorion konstituas la respublikoj, kies nomoj estas ligitaj kun etnaj grupoj loĝantaj en la respektiva tereno. Tiel progresante de okcidento al oriento, situas proksime unu al la alia la jenaj administraciaj unuoj de Rusa Federacio (nomitaj respublikoj): Adigeio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Kabardio-Balkario, Nord-Osetio (Alanio), Inguŝio, Ĉeĉenio, Dagestano. La teritorio de Suda Kaŭkazio estas dividita en tri sendependajn ŝtatojn: Kartvelio, Azerbajĝana Respubliko kaj Armena Respubliko. Kontraŭe al la unuaj du, la tria ŝtato ne samlimas kun Rusa Federacio kaj ne kuntuŝiĝas kun la kaŭkaza montokresto. 1
La prelego estis prezentita dum la simpozio de ILEI-Konferenco Krakovo 2009. La aŭtoro estas armenologo kaj iranologo; diplomito de la Instituto de Orientaj Studoj en Jagelona Universitato en Krakovo; studis la persan, araban, turkan kaj dum sia stipendio en Erevano – armenan lingvojn; pliprofundigis siajn spertojn en la armena kaj irana fakoj dum postdiplomaj studoj en Parizo kaj poste ankaŭ en Tehrano; ekde 1970 laboras en la Instituto de Orientaj Studoj en Jagelona Universitato; en la jaroj 1976-94 estis estro de Iranaj Studoj kaj en 1989-94 vicdirektoro de la Instituto; en 1994-95 laboris kiel ataŝeo en la Pola Ambasadejo en Tehrano; partoprenis en multaj internaciaj konferencoj dediĉitaj al la armena lingvistiko kaj instruis armenan dialektologion en la Universitato de Leiden (NL); aŭtoro de ĉirkaŭ 50 sciencaj publikaĵoj; nun instruas la kartvelan gramatikon en la Instituto de Orientaj Studoj en Jagelona Universitato. (Fonto: ilei.pl)
IPR 10/47
— pàgina 8 del PDF —
La tri ŝtatoj de Suda Kaŭkazio ne estas homogenaj etnografie nek politike. En Kartvelio troviĝas tri regionoj, pri kiuj post la falo de Sovetunio (1991) daŭris konfliktoj, eĉ militoj inter kartveloj kaj la loka loĝantaro subtenata de Rusio, kiu deziris konservi influon en la teritorio elglitiĝanta el ĝia kontrolo. Tiuj disputeblaj regionoj estas: Abĥazio (la nord-okcidenta parto de Kartvelio), Sud-Osetio (sur la sudaj deklivoj de la centra parto de la Kaŭkaza montaro) kaj Aĝario (la sud-okcidenta parto de Kartvelio). La unuaj du el la menciitaj regionoj proklamis, kun la subteno de Rusio, la sendependecon post la rusa-kartvela milito de aŭgusto 2008. Kontraŭe Aĝario, post dekkelkjara periodo de fakta sendependeco de la centraj aŭtoritatoj de Kartvelio, nun agnoskas apartenon al tiu ŝtato kaj estas regata de la registraro en Tbiliso (la ĉefurbo de Kartvelio). Azerbajĝana Respubliko konsistas el ĉefa parto kun la ĉefurbo Bakuo kaj el malgranda enklavo situanta okcidente de la ĉefa parto de la ŝtato, inter Armenio kaj Irano. Tiu enklavo oficiale nomiĝas: Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko. Ĝia ĉefurbo estas Naĥiĉevano. En la okcidenta parto de Azerbajĝano situas disputebla regiono nomata Montara Karabaĥo kun la ĉefurbo Stepanakert (la azerbajĝana nomo de tiu urbo estas Chankendi). Post la milito okazinta en la jaroj 199394 la lokaj Armenoj, kiuj konsistigas konsiderindan plimulton de la tiea loĝantaro, proklamis la sendependecon de Respubliko de Montara Karabaĥo, ne agnoskita formale de iu ŝtato, sed fakte aliancita kun Armena Respubliko. Sub la kontrolo de Armenoj el Montara Karabaĥo restas iuj regionoj ĉirkaŭantaj ĝin, kiel ekzemple la tiel nomata „Laĉina koridoro” (kun la urbo Laĉin). Tiu distrikto, kiu formale estas armena enklavo, dank’ al Laĉina koridoro, fakte samlimas kun la teritorio de Armena Respubliko, kies ĉefurbo estas Erevano (armene: Jerevan). En la tereno de Armena Respubliko mem ne estas iu politike disputebla teritorio. La politikaj limoj dividantaj la regionon de Kaŭkazo disde la respublikoj de Norda Kaŭkazio, apartenantaj al Rusa Federacio, kaj la tri sendependaj ŝtatoj de Suda Kaŭkazio nur pli-malpli kongruas kun la etnaj limoj. Kaj tiuj lastaj ligiĝas kun la lingva aparteco de specifaj nacioj kaj etnaj grupoj. Etne kaj lingve la regiono de Kaŭkazo estas escepte komplika tereno. En teritorio de ĉirkaŭ 300 mil kvadrataj kilometroj, do preskaŭ tiel granda kiel ekzemple Pollando, loĝata de ĉirkaŭ 16 milionoj da homoj, estas uzataj pli-malpli eĉ 50 diversaj lingvoj. Sekve, tio estas regiono, en IPR 10/48
— pàgina 9 del PDF —
kiu devas esti uzataj lingvoj kun transnacia statuso, uzataj dum reciproka komunikado inter la loĝantaraj grupoj, kiuj uzas en sia propra medio la propran lingvon. Antaŭ ol ni proponos propagandi Esperanton kiel lingvon, kiu povus anstataŭi la rusan, funkciintan ĝis antaŭ nelonge kiel lingua franca, ni rigardu de pli proksime la aktualan lingvan situacion de la Kaŭkaza regiono. La plej grandan lingvistikan makro-grupon de la Kaŭkaza regiono konsistigas ibero-kaŭkaziaj lingvoj. La unua parto de tiu nomo ligiĝas al la antikva Iberio, lando situinta en la centro de Kartvelio (nuntempe: Kartlia). Tiu makro-grupo konsistas el ĉirkaŭ 40 lingvoj (resume, kiel supre menciite, en la Kaŭkaza regiono oni parolas ĉirkaŭ 50 lingvojn). La komuna origino de la ibero-kaŭkaziaj lingvoj ĝis nun ne estis pruvita, do rilate al tiuj lingvoj ni ne uzas la terminon „lingva familio”, kiu ampleksas lingvojn parencajn unu al la alia kaj devenantajn el unu pralingvo (tian familion konstituas ekzemple la hindoeŭropaj lingvoj). En la sfero de la ibero-kaŭkazia makro-grupo oni povas distingi tri grupojn: 1. okcident-kaŭkaziaj lingvoj (alie: Abĥazo-Adiga grupo) 2. orient-kaŭkaziaj lingvoj (alie: Ĉeĉeno-Dagestana grupo) kun du subgrupoj: a) centra (Naĥa) kaj b) nord-orienta (Dagestana) 3. sud-kaŭkaziaj lingvoj (alie: Kartvela grupo) Jen pli detala superrigardo de la specifaj grupoj: Al la unua apartenas la lingvoj: abĥaza (uzata en Abĥazio – NordOkcidenta Kartvelio), abaza (en Karaĉaj-Ĉerkesio), adigea (en Adigeio) kaj kabardio-ĉerkesa (en Kabardio-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio). La dua grupo konsistas el du subgrupoj. La Centra subgrupo (Naĥa) ampleksas la proksime parencajn lingvojn: la ĉeĉenan (origine: nohĉi) kaj inguŝan. La Nord-Orienta grupo (Dagestana) ampleksas multajn lingvojn, el kiuj la plej gravaj estas: la avara, lezga, laka, dargana kaj tabasarana. En la tria grupo (Kartvela) dominas la kartvela lingvo (origine: kartuli ena). La lingvoj parencaj kun ĝi estas la: megrela kaj svana, uzataj parole de konforme nomataj (Megrel, Svan) subetnaj grupoj en la sfero de la kartvela nacio. Megreloj loĝas en Okcidenta Kartvelio, en parto de la teritorio de la antikva Kolĥido. Kontraŭe, svanoj loĝas alte en la montaroj, en la regiono de Kartvelio kiu nomiĝas «Megrelio kaj Supra Svanetio”, IPR 10/49
— pàgina 10 del PDF —
situanta rekte oriente de Abĥazio. Skribe megreloj kaj svanoj uzas la kartvelan (kiun, kompreneble, ili scipovas ankaŭ parole). Al la homogena skriba versio de la kartvela literatura lingvo, en individuaj regionoj konformas pluraj senskribaj dialektoj. Unu el ili estas uzata de Aĝaroj, kies prauloj apartiĝis el la kartveloj sekve de akcepto de islamo. Skribe Aĝaroj uzas la kartvelan lingvon. Laŭ la nombro de la loĝantaro uzanta respektivan lingvon, en la sfero de la ibero-kaŭkazia makro-grupo, plej gravas la kartvela, parolata de ĉirkaŭ kvar milionoj kaj duono da homoj. La duan pozicion okupas la ĉeĉena (ĉirkaŭ 900 mil uzantoj), kaj la trian – la avara (pli ol duonmiliono da uzantoj). Se temas pri literaturaj tradicioj, nur la kartvela estis notita skribe jam en la antikva tempo: komencante ekde la kvina jarcento, lige kun la akcepto de kristanismo en Kartvelio en la unua duono de la kvara jarcento. Ĝis hodiaŭ kartveloj uzas la originalan propran skribon, kiu nuntempe estas bazita sur 33 literoj (sen distingo de majuskloj kaj minuskloj). Tiuj literoj aspekte estas similaj nun al malgrandaj rondetoj (en la antikva tempo ili estis pli precize dirite krudrande-rektangulaj). La aliajn lingvojn de la ibero-kaŭkazia makro-grupo oni komencis noti nur en la 20a jarcento. Tiuj lingvoj uzas la kirilan alfabeton (la rusan skribon), kompletigitan per suplementaj signoj servantaj por noti konsonantojn nekonatajn en la rusa (antaŭ ĉio temas pri la tiel nomataj glotigitaj konsonantoj). Iuj lingvoj, uzataj de malgrandaj etnaj grupoj, ĝis hodiaŭ ne estas notitaj skribe, kiel ekzemple la ĥinaluga lingvo, parolata de apenaŭ du mil homoj. Ĝiaj uzantoj skribe utiligas aliajn lingvojn, ekzemple la loĝantoj de la vilaĝo Ĥinalug, kiuj nomas sin ketŝ, interparolas kun si ĥinaluge, kaj por kontaktoj kun aliaj nacioj, ili uzas ĉefe la azerbajĝanan el la tjurka grupo (vidu sube). Por multaj el ili la azerbajĝana iĝas preskaŭ la gepatra lingvo. La ibero-kaŭkaziaj lingvoj konsistigas la plej malnovan lingvan tavolon de la Kaŭkaza regiono. Post ili, en la unua jarmilo antaŭ Kristo en tiu teritorio aperis lingvoj apartenantaj al la hindeŭropa familio, kiu ampleksas interalie la latinidajn, ĝermanajn, slavajn, la grekan, kaj la tiel nomatajn ariajn lingvojn: hindariajn kaj iranajn. Kronologie la unua hindeŭropa lingvo en la Kaŭkaza regiono estis la armena (origine: hajeren), notita skribe komence de la 5a jarcento lige kun la akcepto de kristanismo inter armenoj komence de la 4a jarcento. Armenoj uzas la originalan alfabeton prilaboritan de la monako Mesrop IPR 10/410
— pàgina 11 del PDF —
Maŝtoc proksimume en la jaro 400. Tiu alfabeto nombras nun 38 literojn (majusklojn kaj minusklojn), baziĝantajn sur krudrandaj (ofte rektangulaj) formoj. La armena lingvo apartenas al la hindeŭropa familio, kiel ĝia unika, izolita elemento, simile kiel ekzemple la greka. Alivorte, kaj la greka kaj la armena ne havas iujn proksimajn lingvajn «parencojn” kaj estas ligitaj al la ceteraj hindeŭropaj lingvoj pli malproksime ol ekzemple la slavaj lingvoj inter si. La nombro de armenoj en la mondo, konsiderante amasan elmigradon el Turkio (post la genocido, kies viktimo iĝis konsiderinda parto de la armena loĝantaro de tiu ŝtato en 1915) verŝajne sumiĝas je pli ol ses milionoj da homoj. En Armena Respubliko loĝas ĉirkaŭ tri milionoj da ili. La hindeŭropaj lingvoj, kiuj apartenas al la irana subgrupo (en la sfero de tiel nomataj ariaj lingvoj) estas interalie: la oseta kaj la kurda. La osetan parolas ĉirkaŭ 600 mil osetoj sur la nordaj kaj sudaj deklivoj de la centra Kaŭkaza montaro. Ili nomas sin mem iron, kaj sian lingvon: iron ævzag (aevzag). Ili estas posteuloj de la antikvaj skitoj kaj mezepokaj alanoj, kiuj antaŭ la fino de la unua jarmilo de la kristana erao loĝis norde de Kaŭkazo, en stepoj de Ukrainio kaj Suda Rusio. La dua el la iranaj lingvoj de la Kaŭkaza regiono estas la kurda (origine: kurdi), uzata de kurdoj kaj jezidoj (religia grupo) en Armenio. Ili uzas, simile kiel osetoj, la rusan skribon. La hindeŭropa lingvo, kiu en la Kaŭkaza regiono de antaŭ ducent jaroj ludas grandegan rolon, estas la rusa. Ĝis hodiaŭ ĝi estas la oficiala lingvo en Rusa Federacio, al kiu apartenas la respublikoj de Norda Kaŭkazio. Ĝis 1991 ĝi estis ankaŭ la oficiala lingvo, paralele al la kartvela, azerbajĝana kaj armena, en Kartvelio, Azerbajĝano kaj Armenio, kiuj estis uniaj respublikoj kunkonsistigantaj Sovetunion. La ruslingva enmigrinta loĝantaro ne konsistigas plimulton en la Kaŭkaza regiono, sed la rusa lingvo ĝuas tre altan kulturan prestiĝon kaj estas uzata grandparte kiel la baza lingvo de interkompreniĝo por la loĝantoj de la Kaŭkaza regiono, kiuj uzas diversajn lokajn lingvojn. En la tuta Kaŭkaza regiono ekzistas ruslingvaj lernejoj, en kiuj kleriĝas ne nur la junularo parolanta ĉiutage ruse, sed ankaŭ pluraj uzantoj de aliaj lingvoj. Unu el la kialoj de tiu situacio estas la fakto, ke la rusa lingvo – kontraŭe al la lokaj lingvoj – certigas aliron al la monda literaturo, same al beletro kaj scienca literaturo (teknikaj, medicinaj studoj ktp.) Post la hindeŭropa, la sekva tavolo de lingvoj, kiuj aperis dum IPR 10/411
— pàgina 12 del PDF —
jarcentoj en la Kaŭkaza regiono, estas – sufiĉe parencaj unu al la alia – la tjurkaj lingvoj. Laŭ la nombro de la uzantoj kaj prestiĝo, la plej grava inter ili estas la azerbajĝana, la oficiala lingvo de Azerbajĝana Respubliko. Ĝis la komenco de la 20a jarcento, la Kaŭkazaj azerbajĝanoj (tiam nomataj „Kaŭkazaj tataroj”) uzis la araban skribon, same kiel iliaj parenclingvanoj – turkoj. Dum la periodo de Sovetunio, por noti la azerbajĝanan oni uzis komence la latinan skribon, kaj poste – la rusan. Ekde la komenco de la 21a jarcento azerbajĝanoj uzas denove la latinan alfabeton, en la versio modelita laŭ la turka alfabeto (uzata en Turkio). La azerbajĝanoj estas la plej multnombra nacio de la Kaŭkaza regiono. Ilia suma nombro estas taksita je ĉirkaŭ 23 milionoj da homoj. El tiu nombro, preskaŭ 8 milionoj loĝas en Azerbajĝana Respubliko kaj la ceteraj 15 milionoj en Nord-Okcidenta Irano. Al la tjurka lingvaro – krom la azerbajĝana – apartenas kelkaj lingvoj de Norda Kaŭkazio: karaĉaja (en Karaĉajio-Ĉerkesio), balkara (en Kabardio-Balkario) kaj kumika (en Dagestano). Al la supre prezentita etno-lingva klasifiko de la Kaŭkaza regiono surmetiĝas religiaj subdividoj. Kristanoj estas (krom rusoj) kartveloj (sen kalkuli la muzulmanajn aĝarojn), armenoj kaj ankaŭ la plimulto de osetoj kaj parto de la abĥazoj. Krom armenoj, tiuj kristanoj estas ortodoksuloj. Kontraŭe, armenoj apartenas al la Armena Apostola Eklezio, kiu ne estas parto de la grupo de ortodoksaj eklezioj. La osetoj, kiuj parolas digoran dialekton, estas muzulmanoj, simile kiel la cetero de la loĝantaroj de la Norda Kaŭkazio (kompreneble krom rusoj) kaj parto de la abĥazoj. Ankaŭ azerbajĝanoj estas muzulmanoj. Kiel menciite supre, ĝis antaŭ nelonge la rusa ludis oficiale la rolon de interetna lingvo en la Kaŭkaza regiono kaj nuntempe ankoraŭ ludas la saman rolon, sed ne ĉiam oficiale. Tamen troviĝas esceptoj de tiu regulo. Ili rilatas al etnaj grupoj, kiuj interkontaktiĝis jam antaŭ la anekso de la Kaŭkaza regiono al Rusio, do antaŭ la 19a jarcento. Ekzemple armenoj loĝantaj en la teritorio de la nuna Azerbajĝana Respubliko, por kontaktoj kun azerbajĝanoj ofte uzis la azerbajĝanan anstataŭ la rusan. Azerbajĝane ofte interparolas ankaŭ uzantoj de diversaj ibero-kaŭkaziaj lingvoj de la Dagestana grupo. Kurdoj en Armenio parolis kaj plu parolas kun armenoj ĉefe en la armena, la lingvo kiu iĝis por ili la dua post la gepatra (la tria ofte por ili estas la rusa). Ĝis antaŭ nelonge la armenoj, kiuj loĝas en la distrikto Ĝavaĥeti en IPR 10/412
— pàgina 13 del PDF —
la Suda Kartvelio, por kontaktoj kun kartveloj uzis la rusan, kaŭze de sia nesufiĉe bona scio de la kartvela. Tiu situacio lastatempe perturbiĝis. La kartvelaj aŭtoritatoj komencis uzi la kartvelan por la korespondo kun lokaj armenaj aŭtoritatoj de Ĝavaĥeti. Tio vekas malkontenton de la armena loĝantaro kaj intensigas la separatisman agordon: la ideon pri anekso de tiu distrikto al Armenio. Laŭ tiu ekzemplo oni vidas, ke la valoro de la rusa lingvo kiel lingua franca malaltiĝas en la Kaŭkaza regiono. Tiun proceson akompanas samtempe la kreskanta rolo de la angla kiel internacia lingvo, precipe en la sendependaj ŝtatoj de la Suda Kaŭkazio. Dum la lastaj jaroj kreskis la politika influo de Usono en Kartvelio kaj Azerbajĝano. En Kartvelio tio rilatas al la tendencoj de tiu ŝtato serĉi en la Nord-Atlantika TraktatOrganizo kontraŭpezon kontraŭ la dependeco de Rusio. En Azerbajĝano la influo de Usono rilatas al la interesiĝo de usona kapitalo pri la petrola riĉo de tiu lando kaj al ĝia najbareco al la malamika, kontraŭusona – Irano. Kontraŭe, en Armenio, kvankam la simpatioj de la aŭtoritatoj estas orientitaj al Rusio, la rolon de la angla lingvo kreskigas en tiu lando intensaj kontaktoj kun la armena emigracio, kiu multnombre loĝas en Usono (precipe en Kalifornio). En tiu situacio de malkreskanta rolo de la rusa lingvo en la Suda Kaŭkazio, kaj ankoraŭ rilate la malaltnivelan scipovon de la angla en la tuta Kaŭkaza regiono, la ŝanco por disvastigo de Esperanto kiel interetna lingvo povas kreski, kondiĉe ke ĝi estos subtenata per agado de influaj centroj de aŭtoritato kaj edukado. Tiaj valoroj de Esperanto, kiaj estas la neŭtraleco kaj facileco de lernado, povas montriĝi konkurencaj al la proponoj de altrudado de la kartvela lingvo, tre malfacila por fremduloj, en rilatoj de aŭtoritatoj de tiu ŝtato kun abĥazaj, osetaj aŭ armenaj separatistoj. Tia ŝanco estas videbla jam de kelkaj jaroj (ekz. interesiĝo pri Esperanto en la medio de poloj loĝantaj en Armenio), kvankam dume la lanĉado de edukado de Esperanto renkontas malakcepton. Ekzemple somere 2005 oni planis organizi Esperantan konferencon en la ĉefurbo de Dagestano, Maĥaĉkala, sed ĝi ne efektiviĝis kaŭze de minaco de bomba atenco. Verŝajne por iuj potencoj gravis torpedi la promocion de Esperanto. Sekve, necesas ŝanĝi la strategion, profitante de la sperto de kaŭkaziaj esperantistoj. *) Unu el ili estis armeno, prof. d-ro Gurgen SEVAK, kiu vere nomiĝis Grigorjan (Sevak estis lia pseŭdonomo). Sekve, precize lia antaŭnomo kaj familia nomo estis:
IPR 10/413
— pàgina 14 del PDF —
Gurgen Grigorjan. Li naskiĝis en Tbiliso en 1904 kaj mortis en Erevano en 1981. Ekde la jaro 1948 li estis doktoro, profesoro de la armena lingvo en la Erevana Universitato. De 1971 membro de la Scienca Akademio de Armena SSR. Li scipovis samnivele tri naturajn lingvojn: la armenan, la kartvelan, la rusan kaj la internacian lingvon E-o. En la jaroj 1929-36 li estis prezidanto de Armena EAsocio. Ekde 1932 li estis membro de Akademio de E-o. Li tradukis el la armena al E-o armenajn poeziaĵojn, interalie la faman (ankaŭ por polaj legantoj) poemon de Avetik Isahakian, titolatan «Abu-Lala Mahari”. El tiu E-traduko ekestis la tradukoj al la japana kaj hebrea. Li estis entuziasmulo pri E-o kaj se Stalin ne estus persekutinta la sovetajn esperantistojn (kadre de altrudo de la rusa en sia imperio), li certe farus ankoraŭ pli multe ol tion, kio montriĝis ebla, por daŭrigi la verkon de Ludoviko Zamenhof en Armenio. La aŭtoro de ĉi tiuj vortoj en la jaroj 1961-63 estis studento de profesoro Gurgen SEVAK en la Ŝtata Universitato en Erevano, la ĉefurbo de Armena SSR. Profesoro G.. SEVAK estis la gvidanto de la katedro de la armena lingvo, kiun lernis tie la subskribanto de ĉi tiu teksto, dezirante ke tiu lingvo en la estonteco estu objekto de liaj esploroj. Ĉi tiu teksto estu la postmorta dankesprimo de la aŭtoro de ĉi tiuj vortoj por sia majstro, profesoro Gurgen SEVAK, kiu estis nobla kaj saĝa homo!
Falsaj amikoj Resumo pri prelego de Josef ŜEMER (Israelo) dum la ILEI-konferenco, Kubo 2010. Temis pri 50-minuta prezentado de 30 ekzemploj de „Falsaj amikoj”, kiuj estas ofte uzataj en Esperanto de diverslingvaj esperantistoj. Ekzemple, franclingvaj esperantistoj ofte uzas en Esperanto la verbon „demandi” anstataŭ „peti” („Mi demandis helpon de li”), hispanlingvanoj parolas pri aĉeto en „merkato” anstataŭ „bazaro”, anglalingvanoj emas uzi „scii” anstataŭ „koni” („Mi scias lin”) ktp. Difino de „Falsa amiko”: Falsaj amikoj estas paroj de vortoj en du lingvoj, kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife. IPR 10/414
— pàgina 15 del PDF —
Jen ĉiuj ekzemploj prezentitaj kaj analizitaj dum la prelego: 1. kampo – La soldato loĝas en la tendaro, apud la kampo. 2. oferi – La restoracio ofertas bonajn picojn. Abrahamo preskaŭ oferis al Dio sian filon. 3. signo, signi – Jozefo subskribis la ĉekon. Tio estas bona signo! 4. rajto – Vi ne pravas, sed vi rajtas erari! 5. aeroporto – En la flughaveno oni ne portas aeron… 6. kurso – En la kurso ni lernis pri la kurzo de la dolaro. 7. merkato – Dina vizitis la bazaron kaj eksciis, ke estas krizo en la merkato de la vestoj. 8. krii – „Ne ploru, Argentino”, kriis la homamaso. 9. kurioza – Mi volas rakonti al vi ion kuriozan (kuriozaĵon). Ĉu vi estas scivola aŭdi ĝin? 10. fronto – La soldato iris al la fronto kaj vundiĝis ĉe la frunto. 11. estimi – Estimu la taksiiston. Li estas tre estimata persono. Ĉu vi povas taksi lian aĝon? 12. adolto – La filmo estas permesata nur al adoltoj, ĉar ĝi temas pri adulto farita de la edzo. 13. guverni – La riĉaj membroj de la registaro tenis guvernistojn, kiuj guvernis (= edukis kaj instruis) iliajn infanojn. 14. kontroli – Li malfacile regas la situacion, sed tamen li sukcesas kontroli, ĉu lia edzino estas hejme. 15. medio – Niaj amaskomunikiloj ofte raportas pri la krizo de la vivmedio. 16. negoci – Dum la ministro intertraktis kun la loka ministro, la direktoroj de la komercaj kompanioj negocis kun siaj alilandaj kolegoj. 17. korespondi – Mi korespondas kun bel(e)ga amikino, sed ŝia konduto ne respondas al mia konduto. 18. vehiklo – Ĉar li estas vehiklo de tiu malbenita malsano, oni timis porti lin per la veturilo. 19. demandi – Mi petis ŝin demandi en la akceptejo de la hotelo, kie troviĝas Martin. 20. ekskuzi – Mi ekskuzis mian malbonan agon kaj fine li diris, ke li pardonas al mi. 21. kapitalo – La firmao, kies oficejo troviĝas en la ĉefurbo, deziras pligrandigi sian kapitalon. 22. romano – La romano priskribas belan fantazian amaferon inter romano kaj romanino. IPR 10/415
— pàgina 16 del PDF —
23. atrakcio – Tiu ĉi spektaklo ne estas tre alloga, sed tamen ĝia lasta parto estas vera atrakcio. 24. standardo – Laŭ la normo reganta en ilia armeo, ĉiu armea divizio havas sian standardon. 25. fantasta – En la fantastaj fabeloj vi povas legi pri fantaziaj homoj kaj bestoj. 26. ignoranto – Mia direktoro ne volas scii pri la krizo kaj intence ne atentas ĝin (li estas ignoranto), sed tio ne signifas, ke li estas malklerulo kaj sensciulo. 27. aŭdienco – La preleganto rakontis al la aŭskultantoj, ke li havas aŭdiencon ĉe la ministro pri kulturo. 28. mobila – Li mendis per sia portebla telefono ornamaĵojn por la balo, inkluzive de mobiloj, kiujn li intencas pendigi super la danctereno. 29. korekti, korekta – En la korekta domo vivas deliktuloj. Ili lernas la ĝustan vivmanieron. 30. mapo – Li metis la mapon de Kubo sur la tablotukon.
Projekto Mondo-Rondo kiel Esperanto-lanĉilo en la infana mondo en la tria mondo ĉefe en Afriko de GBADAMASSI Latifou2 (Benino) Por komenci, kion signifas Mondo-Rondo? Mondo-Rondo estas internacia bildkarta/desegnaĵa interŝanĝo pri monda geografio inter grupoj de infanoj kaj junuloj. De kie ĝi devenas? La historio de la projekto Mondo-Rondo parte estas la historio de la laboro de Charlotte KOHRS, kiu loĝis en San-Diego, Kalifornio, Usono, dum la lasta parto de sia vivo. Charlotte estis instruistino de infanoj, aparte de tiuj kiuj havis problemojn rilate al legado. Post la morto de sia edzo en 1982, Charlotte, tiam 72-jaraĝa, ekinteresiĝis pri E-o. Efektive, ŝia revo instrui Eon al infanoj ĉirkaŭ la mondo donis al ŝi novan vivon dum dudek jaroj. 2
La prelego estis prezentita dum la simpozio de la 41-a ILEI konferenco en Porto-Novo (Benino) 2008. – NdlR
IPR 10/416
— pàgina 17 del PDF —
En majo 1987, Charlotte kaj kelkaj amikinoj en Kalifornio fondis la organizaĵon Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo por pligrandigi la grupon de tiuj kiuj antaŭenigas la lingvon E-o. Jen la tri pli specifaj celoj de la organizaĵo: 1) enkonduki E-on al infanoj en Usono kaj aliaj landoj; 2) iĝi ponto inter infanoj kiuj lernas E-on en diversaj landoj; 3) krei kaj distribui, senpage aŭ malmultekoste, materialojn al instruistoj de E-o kaj samtempe instigi la interŝanĝon de bildkartoj kaj similaj materialoj inter lernantoj en diversaj landoj.
Charlotte kreis tri diversajn projektojn por infanoj, kiuj lernas E-on: 1) Mondo-Rondo Ĝi komenciĝis en 1991. Grupoj, kutime klasoj, kiuj volis interŝanĝi bildkartojn, kontaktis Charlotte, kaj ŝi sendis al ili liston de la nomoj kaj adresoj de la gvidantoj de la aliaj grupoj, kiuj indikis intereson pri la projekto. 2) Monda Stelaro Ĝi estas projekto por individuaj infanoj. Ĝi komenciĝis en 1994. Por fariĝi „Stelo”, la lernanto devas lerni 200 vortojn kaj lerni starigi dek bazajn
IPR 10/417
— pàgina 18 del PDF —
demandojn. Krome, ĉiu lernanto promesis korespondi Esperante kaj ankaŭ instrui E-on al alia persono dum almenaŭ 15 minutoj semajne. Ĉiu stelo ricevis atestilon de Charlotte. 3) Ago-Tago por Infanoj Dum la dua aŭ tria semajno de la monato februaro por festi la „Semajnon de Internacia Amikeco”, ĉiu lernanto devis kanti (kun aliuloj se eblas) la kanton „Sur la Tero”, kiu uzas la francan melodion „Frato Jako”. Charlotte aŭtoris tiun kanton aparte por „Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo”. Kiaj materialoj estis uzataj? Notindas, ke Charlotte Kohrs eldonis aron da instrumaterialoj tre utilaj kaj valoraj kaj ankaŭ verkis siajn proprajn. Temas pri: – Kantu Esperante kun Janico kaj Johano: 12 konversaciaj instru-kantoj por komencantoj – Bonvenon, Amiko, ĉu vi parolas Esperanton? kaj Bonvenon kaj saluton! Parolu Esperanton kun ni’ estas du bildlibretoj, kiuj entenas kelkajn grandajn desegnaĵojn de infanoj. – Ni Esploru la Mondon! eldonita en 1991, estas nova speco de libreto por infanoj, en kiu lernantoj kaj instruistoj en diversaj landoj desegnis bildojn kaj verkis paĝojn kun demandoj kaj respondoj pri siaj propraj landoj. – La bela Planedo estas bonega libro kun desegnaĵoj de infanoj, kiu ne nur instruas la lernantojn pri geografio kaj naturo sed ankaŭ vekas bonan sintenon al la mondo kaj al prizorgado de ĝi. – Dek Demandoj eldonita en 1993 estas lernolibro por infanoj 7- ĝis 14jaraj. En ĝi ĉiu leciono estas kombino de demandoj kaj respondoj, kaj en la tuta libro oni lernas demand-vortojn de E-o. Notindas, ke ĉi tiu libro estas por angle-parolantaj instruistoj kaj lernantoj. – ABC en Esperanto verkita de Charlotte Kohrs en 1994, estas libreto en kiu estas unu aŭ du vortoj de ĉiu litero de la alfabeto. Ĝi enhavis kolorigendajn desegnaĵojn faritajn de James Faughnan, kiu multe helpis Charlotte dum ŝiaj lastaj jaroj, kaj estas lerte uzita de ŝi por instrui ne nur pri la alfabeto, sed samtempe pri diversaj gramatikaj punktoj. – Flugu kun Petro: La lasta libreto, aperinta en 1995, kiun Charlotte verkis por infanoj. La temo estas ke Petro povas flugi tra la tuta mondo en sia magia vagono, Esperanto. Ankaŭ ĝi entenas multajn desegnaĵojn faritajn de James Faughnan.
IPR 10/418
— pàgina 19 del PDF —
Kiamaniere tiu projekto atingis Beninon? En la jaro 1999, Charlotte opiniis, ke ŝi ne plu povas estri Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo, ĉar ŝia sano ne plu permesas tiom da laboro. Sekve, ŝi petis Darlene Evans estri la organizaĵon. Darlene, kiu loĝas en Indianola, Iowa, en la meza parto de Usono, akceptis la taskon, sed bedaŭrinde ŝi tre baldaŭ devis rezigni pro neantaŭviditaj gravaj san-problemoj. En la jaro 2001, s-ro Ronald Glossop akceptis la taskon esti la nova direktoro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo. Lia ĉefa tasko estas informi ĉiujn pri la bonaj materialoj, kiujn Charlotte kreis kaj daŭrigi la projektojn, kiujn ŝi komencis. Resume, la alveno de la projekto Mondo-Rondo en Benino estas la frukto de la rilatoj inter Ronald Glossop kaj mi. Fakte li produktis/as kaj sendis/as senpage al mi pakaĵojn da novaj ekzempleroj de la libroj kaj sonbendoj verkitaj kaj eldonitaj de Charlotte inkluzive de paperaĵoj, skribiloj, krajonoj ktp. Ekzemple pakaĵo sendita en 2006 entenis materialojn, kiuj valoris 50 US dolarojn kaj sendkostoj estis 34.25 US dolaroj. En 2007, materialoj senditaj valoris 110 US dolarojn kaj sendkostoj estis 120 US dolaroj. Aliaj materialoj senditaj samjare el Nederlando valoris almenaŭ 250 eŭrojn kaj sendkostoj estis 34 eŭroj. En la jaro 2008, ili valoras 334 US dolarojn kaj sendkostoj estas 71.20 US dolaroj. La 2-an de oktobro 2008, aldoniĝis monhelpo je 150 eŭroj por subteni mian agadon. La agadkampo konsistas nuntempe el la tri jenaj lernejoj: – Mezgrada ŝtata lernejo Ayahohoué (ajahohue): de la studjaro 2006-2007 – Duagrada ŝtata lernejo Azove: de la studjaro 2006-2007 – Privata Bazlernejo „HOUELO” Hondjin (Honĝin): de la studjaro 2007-2008 Inter la jam trastuditaj libroj oni povas mencii: Flugu kun Petro; Bonvenon, Amiko!; La Bela Planedo; Ni Esploru la Mondon; ABC en Esperanto; Kantu esperante kun Janico kaj Johano plus sonbendo/kasedo. Post dujara agado la lernantoj: – kapablas, uzante bazan vortprovizon, paroli libere per amuzaj dialogetoj kaj ludoj; – kapablas, uzante diversajn mapojn kaj jam konatajn vortojn pri monda geografio, situigi multajn lokojn.(la lumdiskoj, kiujn mi kunportis kaj projekciigis tion pruvas);
IPR 10/419
— pàgina 20 del PDF —
– povos skribi kaj legi mallongajn mesaĝojn; – akiris atestilojn tiel iĝante steletoj. Krome, mi ekspoziciis diversajn desegnaĵojn faritajn de E-lernantoj el la tri lernejoj. Ili vere allogis la ĉeestantojn, kiuj ilin filmis. Jen niaj preferoj: – Interŝanĝi, prefere perpoŝte, bildkartojn, desegnaĵojn, mallongajn mesaĝojn, leterojn kun aliaj grupoj de infanoj kaj junuloj tutmonde, – ricevi pliajn ĉiuspecajn materialojn, – monhelpo por faciligi la sendon de desegnaĵoj perpoŝte kaj organizi AgoTagojn. Por eventualaj helpoj turnu vin al: – GBADAMASSI Latifou, BP:302 Lokossa (Mono), Benin,Tel: +229 95 34 95 15, <latifougbadamassi@yahoo.fr>, UEA-konto: gbla-e – Ronald GLOSSOP, Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136 , Usono, +1(314) 869 2303, <rglosso@siue.edu>
Global Commons en Esperanto Jen esperantigo (kun kelkaj aktualigoj) de la teksto nederlande kaj angle prezentita de Jan Willem van Leenhoff kaj Rob Moerbeek, kiel mondfederistoj-esperantistoj, kontribue al agado de la „All winn”-grupo (t.e. grupo por la profito de ĉiu kaj ĉio) de mondfederistoj kaj aliaj pacorganizoj, invititaj de la Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon, kunidei por savi la mondajn riĉaĵojn. La teksto estos kombine plusendita al UN, kiel sciigis la responsulo, s-ino Lisinka Ulatowska, mondfederisto de jardekoj aganta inter aliaj NRO-j ĉe UN. Niaj Komunaj Valoraĵoj („Global Commons” en la ĵargono de UN) Prezentante la libron „UN Ideas That Changed The World” (Ideoj de UN ŝanĝintaj la mondon), oni ofte citis la terminon „Komunaj valoraĵoj”. Ni esprimas nian apogon al daŭripova utiligo de tiuj valoraĵoj, tamen tiel ke profitu la tuta homaro kune kun la naturo kaj estontaj generacioj.
IPR 10/420
— pàgina 21 del PDF —
Prioritatu disvastigi la konscion pri nia situacio: se jare ni foruzas po 1,5 terproduktarojn, ni evidente jam delonge konfliktas kun la homaj rajtoj, inkluzive de la infanaj, virinaj, indiĝenaj, kaj ĉies ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj plus la Ĉarto de la Tero. Viktimiĝas ĝuste la malfortaj: la financa krizo trafas kiel unuajn la rifuĝintojn, handikapulojn kaj senrajtigitajn laboristojn. Fakte, samkiel en la Antikveco, la ekonomio grandparte flosas sur ekspluatado de sklavoj, precipe en la Tria Mondo. Eĉ la malproporciaj 0,7% de Malneta Nacia Produktaro por evoluhelpo estas kontestataj, pretekste de la taksataj 40% de financoj forlikantaj al kontoj de koruptaj aŭtoritatoj, dum indiĝenaj popoloj, el kies teritorio oni spilas la mineralojn, estas malavantaĝataj kaj kruele subpremataj. Ekspluatado de fiŝejoj, mineraloj kaj aliaj komunaj posedaĵoj trudis multajn en militadon, ribeladon, piratadon aŭ eskapadon en drogojn, alkoholaĵojn (kiuj kaŭzas senresponsajn ekscesojn, sed ankaŭ tabako viktimigas pli da homoj ol oni konscias, ĉar velkintoj ne plu vidigas sin publike). Savon povas alporti baza salajro por ĉiu, sed antaŭ ol tio estos pravigebla, necesas spirita edukado, instruado al memstara pensado kaj memsava kapablo, kombine kun la necesa solidaremo. DEMOKRATIO tiam estos progresigebla ĉie, ankaŭ ene de UN mem. Se estiĝu monda komunumo de samrajtaj mondcivitanoj, estu kunmetita monda estraro, elektita-kaj-kontrolata SOCIOKRATE, t.e. en homaro ŝtupe kundecida de la bazo ĝis la pinta instanco. LIBERECO estas ĉefa homa bezono, sed la koncepto estu taŭge interpretata: ne kiel senbrida memismo/egoismo, sed en la senco de konscio pri la trakomprenata memintereso en solidareco. Distanciĝo efikas nur malproduktive. Se antaŭe la MINACO de tria Mondmilito per atomarmiloj motivis tutmondan kunlaboron, nun ĝian urĝon anstataŭas la EKOLOGIA KATASTROFO, necesiganta kompletan renverson. Manko pri pura trinkakvo, senindulgaj konkurenco kaj konfliktoj pri la lastaj mineralaj rezervoj povas nur akrigi la kontraŭaĵojn. Venis la horo bilanci. Riĉaj landoj havas sian ŝtatan ŝuldon, parte el la ekologia „piedmarko”, sed ofte ankaŭ el historio de kolonia ekspluatado kosteginta varojn kaj vivojn. Tio kunpezu ĉe redivido de la riĉaĵoj (aŭ ŝuldokontotenado ĝis la tempo maturiĝos). Evidente tio postulas centran organon. Akcepteblo de tia aŭtoritato dependos de ĝia demokrateco. Se ĉiu povu samrajte kundecidi, necesas IPR 10/421
— pàgina 22 del PDF —
internacia kontakto kun plejeble da samopiniantoj. Por tio estas bezonata neŭtrala lingvo. Esperanto estas rimedo elprovita, kun ankaŭ esenca propra valoro interproksimigi popolojn kaj kulturojn. Ĝis nun decida voĉo estis rezervita por regantoj de la malfacila angla, krom la rusa (antaŭe), kaj jam pliiĝas la influo de la ĉina. Ne eblas spekuli, ke homoj, super kies kapo oni decidas, sin sentu koncernataj kunlabori por gardi la komunajn valoraĵojn. Ideoj apoge al UN Anstataŭ al naciaj registaroj, la profunda maro, Antarktiko kaj aliaj komunaĵoj apartenu al UN, ĉerpontaj fiksajn enspezojn el ili por kapabligo kaj salajrado de la necesa monda polico. Tiu estas bezonata ankaŭ por kontroli fiŝadon, poluadon kaj minadon. Eblas idei krome pri produktado de nutraĵoj (manĝeblaj algoj), purigo de la maroj, revivigo de “mortaj” maroj, ekz. la du gigantaj flosantaj rubinsuloj, cele energiproduktadon sur ĉirkaŭmurantaj ŝiparoj (vrakojn eblas elfundigi kaj ripari) per sunĉelaroj aŭ parta tegmentado laŭ modernaj enurbaj tegmentoj kun hortikulturo aŭ sunpaneloj. Kaj eblus ĉerpado de utilaĵoj el la rubo. Laborfortoj abundas inter la senlaboruloj, senŝancaj rifuĝintoj kaj laborsopiraj prizonuloj (kiom socie nedanĝeraj). Ni kore subtenas la iniciatojn de UN kiel Monda Tago de la Oceanoj, de la Paco3. Krome oni esploru, ĉu la dolĉa fandakvo i.a. de Gronlando estas kolektebla (kiel ŝipegoj provas elmarigi la BP-nafton en la Meksika Golfo): baldaŭ pura trinkakvo superos la valoron de nafto, kiel ĉefa vivbezonaĵo. Poste oni zorgu malpolui la aeron: alternativa pulsado en aviado eniru la esplorprogramojn de sciencistoj/teknikistoj. Krom la utiligo de akva, venta kaj suna energio, estu rekomendata ĉefe vegana dieto: fungoj, legomoj, frukto- kaj nuks-arboj ne poluas per CO2. Tio sola jam prezentas grandegan gajnon. Gardado de homaj rajtoj postulas novaĵo-disponigon SENDEPENDAN: la gazetaro, radio-kaj-televidaj responsuloj disponu propran enspezadon liberan de trudoj el aferistoj, barantaj objektivan informadon. UN havu punrajton ebligantan punpagigi, se necese. Sed ĉar perforto ĉiam propagiĝas kaj memkreskemas, intertraktado kaj persvado 3
En la ILEI-rezolucio ni aldonis, ke ni planas enprogramigi ilin en Esperantoinstruadon.
IPR 10/422
— pàgina 23 del PDF —
antaŭu al eventuala – foje efektive necesa – armila interveno, kiu tamen restu tempe limigita. Ankaŭ tiam senpovigo implicu ne mortigon, sed provizoran senenergiigon. Malobservantoj estu juĝataj laŭ la homaj rajtoj en publika proceso kun justa defendo. Puno prefere konsistu en deviga task(ar)o. Sed ĉefas la protekto de la socio. Fine ni gratulas pri „UN-Ideoj ŝanĝintaj la mondon”: ni kore rekomendas la verkon, ankaŭ por inter esperantistoj priparoligi la neplenumitaĵojn, esperante trovi en la vasta monda komunumo solvojn por gardi la komunajn valoraĵojn. Tiel ni preventas ke per uzo de unu nacia lingvo perdiĝus multe da talento. Jan Willem van LEENHOFF kaj Rob MOERBEEK
„Vojaĝo en Esperanto-lando” = Vojaĝo hejmen recenzo de Luiza CAROL (Israelo) La perfektiga kurso de Boris KOLKER estis unu el la plej valoraj travivaĵoj en mia vivo. Fakte, la libro «Vojaĝo en Esperanto-lando», sur kiu baziĝas la kurso, similas al turneo tra la Esperanta kulturo. Sed oni ne sentas sin alilanda turisto dum tiu turneo. En Esperanto-lando oni sentas sin hejme – jen grava eco de la Esperanta kulturo, kiun la aŭtoro de la kurso helpas al la lernantoj realigi. Mi opinias, ke tio okazas pro la fakto, ke la Esperanta kulturo estas ĉiunacieca. Laŭ mi, la kurso de Boris Kolker tre bone respegulas tiun ĉiunaciecon, kongruantan kun la sento de «hejmeco» kiun la lernantoj povas akiri pere de ĝi. Kutime, la kursoj pri naciaj kulturoj enfokusigas la pasintecon, dum la kursoj pri sociaj movadoj enfokusigas la estontecon. La Esperanta kulturo, estante samtempe ĉiunacieca kaj movada speco de kulturo, prezentas apartajn rilatojn al la pasinteco kaj al la estonteco. Tial oni povus diri, ke ĝi estas siamaniere kaj nova kaj malnova kulturo. Tion la lernanto sentas tute nature, kiam li aŭ ŝi vojaĝas tra la kurso (aŭ nur tra la kursa libro) de Boris Kolker. Tiu ĉi libro estas samtempe: − konciza enciklopedio pri esperantismo − konciza historio de la lingvo Esperanto kaj de la esperantista movado IPR 10/423
— pàgina 24 del PDF —
− − − − − − − −
− − − −
konciza historio de la Esperanta literaturo antologio de Esperanta poezio antologio de Esperanta prozo antologio de artikoloj pri turismo, sporto, sano, tekniko, scienco. manlibro de stilo ekzercaro pri lingvo kaj stilo, por progresantoj modelo de plano por organizi klubajn renkontiĝojn gvidlibro por nunaj aŭ estontaj aktivuloj en la movado (t.e. por organizantoj de esperantistaj kongresoj, kunvenoj, festivaloj, ekskursoj; por eldonistoj, redaktoroj, raportistoj de radioelsendoj aŭ televidelsendoj ktp.) kurso de beletra kreado (por nunaj aŭ estontaj verkistoj, kantokreantoj, reĝisoroj, aktoroj, ĵurnalistoj, raportistoj, prelegantoj ktp.) proverbaro kvizaro pri esperantistaj movado kaj kulturo albumo de belaj fotoj pri la esperantistaj movado kaj kulturo
Kiel la aŭtoro sukcesas transdoni al la lernantoj tiom multe el la esenco de la „verda mondo”? La libro artece sukcesas krei la etoson de imaga Eklubo, prezentante ĉiun lecionon kiel amikan renkontiĝon, en kiu oni legas, prelegas, ekzercas, babilas kaj… amuzas sin. La etoso de tiu imaga klubo estas fakte la etoso de la E-kulturo mem. Unu el la meritoj de „Vojaĝo en Esperanto-lando” estas tio, ke ĝi restas „malfermita”: ĝi donas al la lernanto la senton, ke li aŭ ŝi partoprenas nur parton el la ĉiu-semajnaj renkontiĝoj de tiu imaga klubo. La lernanto estas kvazaŭ invitata nur kelkfoje en la klubon, kaj maltrafas la aliajn renkontiĝojn. Tiamaniere, la aŭtoro instigas nin fini la kurson kun la deziro kompletigi niajn konojn: legi la librojn kiujn li prezentis kaj ankaŭ tiujn kiujn li rekomendis sed ne prezentis, viziti aliajn lokojn, ekkoni aliajn klubojn ks. Mi dankas al Boris Kolker, ke li akompanis min dum tiu ĉarma vojaĝo hejmen – ĉar dum la kurso mi vere komencis senti min hejme en Esperanto-lando. Ni ĉiuj estas „hejme” sur la planedo Tero, eĉ se ni ne lernas E-on, sed la Esperanta kulturo igas nin pli bone konscii la fakton, ke ni apartenas samtempe kaj al nia lando, kaj al nia planedo.
IPR 10/424
— pàgina 25 del PDF —
Alvoko al instruistaj ges-anoj de Johano PETIK (Hungario) Estimataj gekolegoj! Sur la paĝoj de IPR, en niaj konferencoj ni traktadas unuavice la demandojn pri kiel instrui pli efike ol ĝis nun Esperanton. Tio estas en ordo, ni estas ja unuavice instruistoj (aŭ instruantoj, instruontoj), IPR estas periodaĵo unuavice pedagogia. Samtempe mi ne dubas pri tio, ke la dominado de metodikaj temoj en nia komunuma vivo ne signifas, ke aliaj demandoj, temoj ol ĉi tiaj ne agitus nian spiriton. Tiajn demandojn estigas jam ankaŭ la malsupereca, mizera stato, negranda ŝato de la E-instruado mem en rondoj pedagogaj kaj ankaŭ en la makrosocio, kiu sendube ofte elmetas al provado niajn persiston kaj eltenon en la instruado. Mi riskas nenion supozante, ke ĉi tiajn zorgojn granda parto de nia kolegaro nutras ne sole rilate al la sorto de la E-a instruado kaj ĝenerale de la lingvo mem, sed ankaŭ rilate al sia privataj kariero kaj vivo. La plej fortajn zorgojn kaj ĉagrenojn tiajn sendube sentas tiuj el niaj gekolegoj, kiuj akiris instruistan trejnitecon, rajtigantan ilin okupi normalan postenon pedagogan, sed kiujn la mizera stato de E-instruado ankoraŭ suferigas je senĉesa frustriĝo. Mi supozas, ke pri tiaj demandoj ni ne okupiĝas elirante el la opinio, ke la plibonigo de tiu stato ne strikte ŝuldiĝas al la primara profilo de ILEI kaj de E-instruistoj, sed prefere al la tuta esperantista komunumo kaj al la respondecaj instancoj makrosociaj. Vero en ĉi tiu opinio estas kaj mi tamen aŭ ĝuste surbaze de ĉi tio avertas, ke la nuraj atendado kaj paciĝo kun ĉi tiu situacio apenaŭ iom helpas al ni eliĝi el la mizera stato, precipe se ĉe la koncernaj faktoroj ne montriĝas signoj eĉ de la emo iom akceli la antaŭenigon de nia afero. Ni ne miru, se ordinaraj e-istoj reagas indiferente al ĉi tiaj zorgoj: la kontentigo de iliaj bezonoj postulas apenaŭ iom pli da kunlaborado ol kiu estis farita ĝis nun, ĉar la UK-oj kaj la ĝisnunaj ebloj utiligi sian E-scion pli malpli kontentigas ilin. Ĉar niaj propraj bezonoj estas pli vastaj kaj gravaj ol la iliaj, mi opinias, ke estas unuavice ni Epedagogoj tiuj, kiuj devus ludi la rolon de movada fermentilo en E-ujo. Estas ni, kiuj devus konsciigi al la tuta E-movado, ke ties ĝisnuna agado por influi la makrosocion favore al E-o antaŭ ties fono el grandega nekompreno kaj indiferento estas ne sufiĉe taŭga por atingi sufiĉan antaŭeniĝon. Ni devus persvadi ĝin liberigi sin de la efiko de certaj
IPR 10/425
— pàgina 26 del PDF —
religieskaj narkotiloj, ekzemplataj de tiaj proverboj tradiciaj, kiel „senĉesa guto traboras eĉ ŝtonon” k.s. rimarkigante, ke en nia universala movado ekzistas multe pli da ebloj ol kiom ni ĝis nun utiligis. Mi koncedas, ke tiuj ebloj momente estas nur potencialaj, kondiĉataj de atingo de certa, pli alta nivelo en la evoluo de la movado. Je tiu nivelo la movado, resp. ties organoj, funkcias kvazaŭ kiel interdependaj organoj de viva organismo. Tio niakaze signifas, ke samtiel, kiel la bona funkciado de la digesta kanalo en sana organismo viva prezentas la kondiĉon de bona funkciado de la ceteraj organoj, tiel ankaŭ ni povos tiam plej multe fari (niaterene) por nia komuna afero, se la cetero de la movado liveras laŭeble plej multe da „materialo” (lernontoj) al kiu instrui la lingvon. Ne estas hazarde, ke la plenumon de la „digesta kanalo” mi pretendas de la ceteraj „organoj” de nia „organismo” (ne ekskludante nin mem el ĝi!): la problemoj de varbado ankaŭ de novaj disĉiploj rilatas al terenoj multe pli ekster niaj subjektivaj (kvantaj) kaj objektivaj ebloj, ol tiuj kiujn ni mem povus solvi. Sendube oni povas antaŭvidi, ke al similaj instigoj la UEA-gvidantaro reagos argumentante, ke la agado de UEA kaj de landaj asocioj celis (almenaŭ objektive) ankaŭ la liveron de plej eble pli da lernontoj de E-o. Ili kelkagrade pravos. Ni tamen devus insisti petadi, ne nur pro nia ĉi-supre traktita interesiteco, sed ankaŭ ĉar la strategiaj konceptoj de UEA kaj ĝiaj „filioj” bezonas signifan plibonigon. Unu el tiaj konceptoj plibonigaj prezentis ankaŭ mi, ĝi legeblas en artikolo aperinta en la aprila n-ro lastjara de la revuo „Esperanto”. Al la baza ideo tie skizita ŝajne reagis neniu el nia kolegaro, kvankam ĝi implicite kaj unuavice celis la antaŭenigon ankaŭ de la supre menciita problemaro. Mi esperas, ke la supra legaĵo restos jam ne senreaga.
Raporto pri la seminario de ILEI-Ĉinio en Taiyuan4 de GONG Xiaofeng (’Arko’) (Ĉinio) De la 1-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2010, okazis seminario de ILEIĈinio kun la temo „Pasinteco, estanteco kaj estonteco de E-instruado en Ĉinio” en elementa lernejo BaiyangshuJie (BYSJ), urbo Taiyuan, provinco Shanxi. La seminarion partoprenis 59 esperantistoj el Ĉinio (inkluzive de 4
Pro manko de spaco, en IPR 2010/3 aperis nur mallonga informo pri la seminario, sed ni promesis al la legantoj pli ampleksan raporton. Jen ĝi. – NdlR
IPR 10/426
— pàgina 27 del PDF —
dek E-studentoj el Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio kun la seminaria gvidanto, LIU Baoguo, plus 5 studentoj el aliaj universitatoj), Koreio, Danio, Japanio kaj Usono. La 1-an de aŭgusto la partoprenantoj kolektiĝis en interkona vespero en Taiyuan kaj ĝuis artajn prezentojn de lokaj lernantoj, kaj novaj kaj malnovaj amikoj kun granda ĝojo renkontiĝis kaj varme interbabilis. La 2-an de aŭgusto inaŭguriĝis la seminario. Dum la inaŭguro GONG Xiaofeng, sekciestro de ILEI-Ĉinio, kaj esperantistoj el aliaj landoj pri E-instruado salutis la ĉeestantojn. WEI Yubin, estro de la BYSJ lernejo, konigis al la ĉeestantoj la E-instruadon de la lernejo kaj E-movadon de la provinco Shanxi, kaj YU Jianchao, laboranto de la E-sekcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI), retrorigardis la historion pri la profesiaj E-laborantoj en Ĉinio. Peter WEIDE faris prelegon pri Germana edukado, S-ro WANG Tianyi komparis Esperanton kun la ĉina lingvo. La inaŭguron prezidis LIU Baoguo. Vespere de la 2-a de aŭgusto estis amuza vespero, preskaŭ ĉiu partoprenanto estis invitata al la interesaj programeroj, dank’ al la laboro de nia teamo de distraj programeroj.
IPR 10/427
— pàgina 28 del PDF —
La 3-an de aŭgusto la esperantistoj, kiuj ne ĉeestis la seminarion de la ĉina sekcio de ILEI en Taiyuan, povis aŭskulti prelegojn en sia hejmo dank’ al interreto. Ĉinaj esperantistoj ofte uzas la retan mesaĝilon YY kaj amasiĝis en la virtuala “E-ĉambro” por reta instruado kaj lernado. Tiutage 4 prelegoj estis faritaj de S-ro LI Shijun (Laŭlum), Ricko, Ombro kaj Jano laŭvice, 12 retanoj aŭskultis la prelegojn en la ĉambro. La temo de Laŭlum estis „La plej bona metodo por instruado de Esperanto.” Japana esperantistino Ricko konigis al la ĉeestantoj la lernejon Ikedakita-supermezlernejo de la gubernio Oosaka, kie ŝi laboras kaj instruas Esperanton. Ŝi menciis 8 manierojn kiujn ŝi uzas dum sia instruado: 1) kanto, 2) ludo, 3) interreta kurso, 4) intervjuo al alilandaj gastoj, 5) interŝanĝo de kartoj, 6) interreta korespondado, 7) video-lernilo “Mazi en Gondolando”, 8) simpla teksto kaj riĉaj desegnaĵoj. JANG Jeong-Ryeol (Ombro) raportis pri Korea E-movado. Jano parolis pri sia lernado de Esperanto kaj la ĉina lingvo. La 4-an de aŭgusto okazis fakkunsido. GONG Xiaofeng, estrino de la ĉina sekcio de ILEI, faris laborraporton de ĉina sekcio, kaj anoncis, ke de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 en Tianjin okazos la venonta seminario kaj ke samtempe okazos la 1-a komuna seminario de la ĉina, japana kaj korea sekcioj de ILEI. La kunsido ankaŭ elektis LIU Baoguo vicestro kaj kumulanta sekretario de ĉina sekcio, ZOU Jin kasisto, kaj CUI Jiayou kaj XIONG Hui redaktoroj de la planata revuo. La ĉina sekcio planas, ke la sekcio starigos retpaĝaron kaj revuon, kaj kreskigos sian membronombron estontece. Antaŭ la fakkunsido HAN Zuwu, prezidanto de Tianjin-a EAsocio, koncize konigis al la ĉeestantoj la urbon Tianjin kaj Tianjin-an EAsocion. LUAN Huiqin, vicprezidanto de la Tianjin-a E-Asocio kaj prezidento de LKK por la venonta seminario en Tianjin, prezentis al la ĉeestantoj la Tianjin-an Fremdlingvan Universitaton. ISIKAWA Tieko, sekciestrino de ILEI-Japanio, faris prelegon kun la temo „E-instruado en japanaj universitatoj”, S-ro LIU Baoguo raportis pri la instruado kaj lernado de E-o en Interna Mongolia Scienca kaj Teknika Kolegio kaj Baotou-mezlernejo. Vespere, S-ro WEN Jingen el Beijing prelegis, kaj S-rino SONG Ping raportis pri sia E-laboro en Heilongjian Scienca kaj Teknika Instituto en Harbin.
IPR 10/428
— pàgina 29 del PDF —
La 5-an de aŭgusto okazis du demonstraj kursoj kaj prelego de Prof. Ron GLOSSOP. Unue, S-ro Laŭlum demonstris kaj poste Ricko demonstris kurson por intervjuo al la gastoj, ŝi invitis aliajn 5 eksterlandajn instruistojn kiel gastojn kaj 10 studentoj salutis kaj demandis demandojn laŭvice. La demandoj, kiujn Ricko preparis, estis ege interesaj, tipaj kaj utilaj frazoj kaj ni multe ĝuis. Posttagmeze la ĉeestantoj ekskursis al la Bieno de Chang-familio, kie troviĝas tradiciaj konstruaĵoj. La prelego de Ron emfazis 3 punktojn: 1) la nuna ŝanĝo de internaciismo al tutmondismo; 2) komunikado, identeco kaj solidareco; 3) la rilato inter la buŝa lingvo kaj la skriba lingvo. La 7-an de aŭgusto publikajn prelegojn en la seminario aŭskultis ĉirkaŭ cent homoj, inkluzive de la gepatroj de E-lernantoj en la elementa lernejo Baiyangshujie, Taiyuan, por ke la publiko pli bone konu la situacion de Esperanto. Ron prelegis laŭ la temo „Esperanto kaj Mondcivitaneco.” LIU Baoguo interpretis por la ne-esperantistoj. Poste Petro, Tieko kaj Ricko, Jano kaj Ombro reciproke parolis pri la situacio de la instruado de la angla lingvo en siaj landoj. La ĉina esperantisto Laŭlum prelegis pri la temo „Lingva problemo en Informa Tempo.” De la 1-a de aŭgusto ĝis la 5-a, antaŭtagmeze estis prelegoj, demonstraj kursoj, kaj posttagmeze estis kursoj por seminarianoj. Ekde la 6-a ĝis la 10-a tage estis diversaj kursoj por komencintoj, progresantoj, gestudentoj kaj infanoj el la BYSJ-lernejo. Parto el la seminarianoj foriris post la prelegoj pro manko de tempo, sed 26 kursanoj restis en la seminario. La instruistoj estis instruemaj kaj spertaj; la kursanoj estis lernemaj. Multe da E-metodoj kaj manieroj estis uzataj dum la kursoj. La alilandaj instruistoj estis ege ŝatataj de kursanoj kaj infanoj. Ekde la jaro 2008, en la BYSJ-lernejo funkcias E-kurso kiel deviga programo por la infanoj de la unua klaso ĝis la sesa klaso; ĉiusemajne estas 2 lernohoroj por infanoj. En la lernejo estas aparta E-klasĉambro kaj du Einstruistinoj. Dum la seminario okazis du kursoj. Unu okazis antaŭtagmeze por unua-gradaj infanoj, kiuj lernas Esperanton dum unu jaro. La alia estis posttagmeza kurso, kiun vizitis pli aĝaj infanoj, kiuj jam lernas Esperanton dum pli ol 2 jaroj. Prof. Ron gvidis antaŭtagmezan kurson; aliaj alilandaj instruistoj gvidis la posttagmezan kurson, por ke la infanoj spertu kontakton kun pli da alilandanoj. Vespere de la 8-a kaj la 9-a, kursanoj kaj instruistoj venis al la kunvenejo por praktiki E-on per skajpo, Aŭgusto Casquero el Hispanio kaj IPR 10/429
— pàgina 30 del PDF —
Mirejo el Svislando varme interbabilis kun kursanoj. Estis bonega E-etoso en la kunvenejo. La 11-an de aŭgusto, fermiĝis la seminario de la ĉina sekcio de ILEI, GONG Xiaofeng, sekciestro de ILEI-Ĉinio, faris resuman raporton. Nome de ILEI-Ĉinio, ŝi dankis al ĉiuj, speciale al ILEI pro la financa subteno. Ŝi ankaŭ esprimis dankegon al la estraro de la BYSJ-lernejo, sen ilia helpo, ĉio ne povus iri glate. S-ro WEI Yubin, la estro de LKK, faris paroladon. Ankaŭ alilandaj instruistoj parolis sinsekve, ili alte taksis la seminarion kaj havis neforgeseblajn tagojn kune kun ni en Taiyuan. Du el la kursanoj parolis kiel reprezentantoj, ili esprimis siajn dankemojn al ILEIĈinio, kiu prezentis bonan okazon por ilia lernado kaj praktikado de E-o. S-ro Ombro donacis 5 ekzemplerojn de la ĵus aperinta romano, tradukita de S-ro LI Shijun (Laŭlum) al nia sekcio. La ĉina sekcio decidis doni ilin al jenaj organizoj kaj personoj pro iliaj eminentaj laboroj: 1) Al la BYSJ-lernejo, por danki ilian laboron en la instruado al infanoj; 2) Al Tianjin E-Asocio, gastigonto de la venonta seminario en 2011; 3) Al Baotou-Studenta E-Asocio, Interna Mongolio; 4) Al s-ro LIU Baoguo pro lia eminenta instruado; 5) Al s-ro CHEN Zaiwei, kiu instruas E-on enrete dum la lastaj jaroj, kaj sukcese organizis la vintran trejnadon gviditan de s-ro Dennis KEEFE en la Hainan-Insulo ĉi-jare. Sendis al ni gratul-leterojn Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, kaj Mirejo GROSJEAN, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono kaj Svisa ILEI-sekcio, LEE Jung-Kee, sekciestro de ILEI-Koreio; ankaŭ aliaj asocioj en- kaj eksterlandaj gratulis pro la okazigo de la seminario.
Eventoj…
Kvar klasoj – kvar landoj En urbeto de centra Hungario kolektiĝis meze de oktobro trideko da lernantoj 10-14-jaraj kune kun siaj instruistoj kaj pliaj gvidantoj. La aranĝo okazis kadre de dujara projekto laŭ la Eŭropa interŝanĝ-programo Comenius. La projekto atingis sian trikvaronan punkton: la unua renkontiĝo
IPR 10/430
— pàgina 31 del PDF —
okazis en Polski Trambesh (Bulgario)5, la dua printempe ĉi-jare en Liono, la tria nun en Tiszafüred, Hungario, kun la lasta renkontiĝo en Rybnik, Pollando printempe de 2011. La junuloj pretigis koncerton, vizitis vidindaĵojn en la regiono, kune kantis kaj desegnis, kaj ĝenerale refortigis la rilatojn, kiuj jam stariĝis inter la grupanoj.
Vizito en la loka fajrobrigadejo La vojaĝaj kaj pliaj kostoj de tiuj vizitoj estas kovritaj el la projekta buĝeto. Indas pro tio ekkoni pli vaste la eblojn kaj devojn por proponi kaj realigi tiajn Eŭrope subtenatajn projektojn. Tial ILEI organizis meze de oktobro en Germanio la unuan seminarion pri subvencipetado (SPSP). Partoprenis la lastan tagon de la renkontiĝo en Tiszafüred la prezidanto de ILEI, kiu alportis konkretan subtenon por la projekto, en la formo de ekzempleroj de la revuo Juna amiko, kiu dediĉis plurajn paĝojn al raporto pri la antaŭa renkontiĝo en Francio, kaj kiu certe raportos simile pri 5
Vd. IPR 2010/1 p.36-39. – NdlR
IPR 10/431
— pàgina 32 del PDF —
la nuna aranĝo – ĉar la instruistino de la nuna gastiga grupo fariĝas redaktoro de tiu revuo. Praktika rezulto de la ILEI-vizito estas antaŭenirigo de la planoj nomi reprezentanton de ILEI en Bulgario, kiu estas la unua paŝo survoje al la starigo de Landa Sekcio. ILEI jam havas sekciojn en la ceteraj tri projekt-landoj. Smg
TORPEDO-6 Pedagogiaj Tagoj en Herzberg am Harz, Germanio (8-12.10.2010) La 5-taga internacia renkontiĝo ofertis al la interesiĝantoj pri E-instruado multajn fakprelegojn, lingvan kaj metodikan perfektiĝon, eblon por spertiĝi pri instruado, diskuti pri faktemoj kaj interŝanĝi spertojn. Ĝi estis organizita de Asocio de Germanaj E-Instruistoj (AGEI), Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana E-Centro kaj ILEI. La jam tradicie altnivela kunveno allogis 23 partoprenantojn el 8 landoj. La ĉeftemo kongruis kun la lastjaraj sukcesaj agadoj de ICH: internacia kunlaboro, EU-projektoj kaj subvencipetado. Por trakti tiun gravan temon Torpedo-6 estis organizita kune kun ILEI, eĉ kombinite kun kunsido de ILEI-estraranoj kaj danke al financa subteno de UEA al ILEI. Fakprelegoj, programo: Stefan MACGILL: „Verve pri verboj”; Radojica PETROVIĆ: „Interkulturaj lingvaj ludoj”; Zlatko TIŠLJAR: „Zagreba instrumetodo”; Zsófia KÓRÓDY kaj Ida HAVASI: „KER-ekzamenoj en Hungario kaj internacie”; Peter ZILVAR: „Andragogio, trejnsesioj por instrukapabligo, bibliotekoj, arkivoj”; Kimie MARKARIAN: „Sorobaneca mensa kalkulado helpe al lingvolernado”; Paola B. GIOMMONI: „Itala kulturo”. La estraranoj de ILEI prezentis sin kaj rakontis pri la Ligo, pri gravaj eventoj, konferencoj ktp. La ĉeftemon de la ILEI-seminario enkondukis Zsófia Kóródy, kiu raportis pri ICH-agadoj kaj per resuma trarigardo provis iom orienti ĉiujn en la ĝangalo de EU-projektoj. Inter la invititaj fakprelegintoj estis Zlatko Tišljar, estrarano de EEU. Li prezentis ekzemplojn, projekttemojn, prelegis pri organizado kaj projektverkado, financado fare de Comenius- kaj Grundtvig programoj de EU. Li aktivigis la partoprenantojn kaj kun Zsófia donis multe da praktika helpo, por ke ili ellaboru konkretan projektplanon enkadre de la Programo
IPR 10/432
— pàgina 33 del PDF —
Dumviva Lernado: Comenius (por lernejoj), Erasmus (por univeristatoj) aŭ Grundtvig (por plenkreskuloj). Bona rezulto de tiuj kelkaj tagoj estas planoj por universitata kunagado, serĉado de Comenius-subvencio por mezlernejoj kaj strebado, ke ILEI ekhavu praktikan gvidilon kaj helpilon por projektverkado. Tiu ĉi seminario estis inter la studmoduloj, kiujn ICH, kunlaboranta partnero de ILEI ofertas al interesiĝantoj pri instrufakaj temoj, studemuloj, nunaj kaj estontaj instruantoj, instruistoj. Bonvenon ankaŭ al la metodikaj, instrukapabligaj sesioj en 2011. Pri la klerigmoduloj, studsesioj vi trovas priskribon, detalojn ankaŭ ĉe la paĝaro de AGEI (germana sekcio de ILEI): http://agei.esperanto-urbo.de kaj ĉe http://ic-herzberg.de/esperanto/index.html Zsófia KÓRÓDY prezidanto de AGEI, estrarano de ILEI
ILEI-labortable Depost la konferenco, okazis interalie la sekvo: • •
•
• • • • •
6
Sukcesis eventoj en Bubanza, Burundo, Taiyuan, Ĉinio kaj kursolanĉoj en Meksiko. Okazis teknika kunsido de tri estraranoj en Herzberg meze de oktobro, kadre de la unua seminario de ILEI pri subvenci-petado (SPSP)6. La uzo de la Koleghelpa Kaso signife kreskis (18 en 2009 kaj 45 en 2010) ĉefe pro la intensigata agado tra Latinameriko, sekve de la ĉi-jara konferenco. Ni ĝojas konstati kreskon en la membro-nombro de pli ol 10%. Konferenco 2011 kaj la ligita Simpozio estas anoncitaj, kune kun reta aliĝilo. La simpozia kajero de Krakovo (2009) estas eldonita en elektronika formo. La transformita <edukado.net> estas bonvenigita, kun alvoko de ILEI al la sekcioj kaj ĉiu ajn registri tie ĉiujn Esperanto-kursojn. La instruisto-trejna kurso sukcese lanĉiĝis en Poznano, subtenata de ILEI kaj UEA per kvar stipendioj.
Vd la raporton de Radojica Petrović sur la sekva paĝo – NdlR
IPR 10/433
— pàgina 34 del PDF —
• • • • • • • • • •
Kurso de ILEI estas planata por majo 2011 en la kastelo Grésillon (nova partnero de ILEI – aliaj novaj partneroj estas AIS, EEU, ISAE kaj LIBE). Lanĉita la projekto ‘Esperanto125’ lige kun la 125-jara jubileo de Esperanto kiu okazos la 26-an de julio 2012. Afiŝado de protokoloj de estraran-kunsidoj en Hago (jan.) kaj Antverpeno (maje); sekvos tuj tiu de Herzberg (okt.) kies raporton legu sube. Afiŝado en la retejo de financaj rezultoj kaj revizora deklaro pri 2009. Afiŝado de petilo por nomumo de reprezentantoj, prepare al kampanjo akiri novajn, precipe en latin-ameriko. Ĝisdatigo de la petilo por aliĝo de landa sekcio. Buĝeto 2011 estas pretigita, kun sumo por honorariato, konkreta firmigo de rilatoj kun ŝlosilaj partneroj kaj reorganizo de la kostoj de estrarkunsidoj. Lerneja komisiono reaktivigata, kun renovigita konsisto kaj pretigo de laborplano. ILEI reprezentiĝis novembre en KAEST (ĉiujara scienca aranĝo). Komencaj paŝoj faritaj por pretigi modernan multlingvan retejon por ILEI, paralele kun nia nuna interna Esperant-lingva retejo. smg, 12 novembro 2010
Oktobra estrarkunsido de ILEI Ekde la 10-a ĝis la 12-a de oktobro 2010 kunsidis en Herzberg la prezidanto Stefan MacGill kun du ceteraj estraranoj, Zsófia Kóródy kaj Radojica Petrović. Ĉiuj tri ankaŭ prelegis en TORPEDO-6 kaj la ILEI-seminario pri subvencipetado. Kvankam senkvorume, la tri estraranoj detale traktis brulantajn temojn el la ILEI-vivo. Iliaj konkludoj kaj proponoj estos prezentitaj al la ceteraj estraranoj por plutrakto kaj aprobo. Nova kunsido estas planata por marto aŭ aprilo 2011, por kiu nepros certigi kvorumon. Estis traktataj temoj pri membraro, sekcioj, komitato kaj komisionoj, financo, konferencoj kaj novaj projektideoj kaj edukiniciatoj. Pli detalaj informoj jam aperis en la retejo de ILEI: http://ilei.info/novajxoj/ Herzberg2010okt.php. Resume kaj plej grave: La membronombro en 2010 kreskis, sed ankoraŭ necesas pli fidinde konfirmi la membrarliston kaj statistikon. Estas planata varbkampanjo kiu estos turnita enen kaj eksteren de ILEI. Krom dudeko da bone funkciantaj sekcioj, ni havas kelkajn praktike ne funkciantajn (Irano, Rusio, kun neklara situacio en Britio), aliĝpetojn aŭ aliĝintencojn el kvin aliaj landoj kaj ŝancojn nomumi reprezentantojn el serio da aliaj landoj.
IPR 10/434
— pàgina 35 del PDF —
La lerneja komisiono daŭre viglas post la sukcesa dumkonferenca kunsido pri lerneja agado en Matanzas. La buĝetpropono por 2011, krom la ceteraj ĉiujaraĵoj, antaŭvidas sumon por volontula laboro kaj financan subtenon al la Interkultura Centro Herzberg, rete bazita instruista trejnkurso de edukado.net kaj Interlingvistikaj studoj en Poznań. Post la programe kaj finance sukcesa Konferenco 2009 kaj programe sukcesa konferenco 2010 kun ankoraŭ ne konata financa rezulto, ampleksaj preparoj estas faritaj por la konferenco kaj simpozio 2011 kaj la aliĝado startigita. La ĉina sekcio de ILEI sendis allogan oferton por la konferenco 2012. ILEI iniciatis kaj pli konkrete lanĉos E-instruan projekton Esperanto125 okaze de la 125-jariĝo de la Unua Libro. Protokolis kaj raportas: Radojica PETROVIĆ’
Juna amiko aperos en 2011, je sama prezo, sama amplekso kaj sama ofteco kiel en 2010 – do tri 52-paĝaj numeroj, kun jarabono €14 en A-landoj kaj €9 en B-landoj (resp. po €11 kaj €7 kaze de mendo de 3 aŭ pli da ekzempleroj al unu adreso). Parte renovigita estas la redakcio, kaj kun nova administranto. Perantoj en 30 landoj aŭ nia kasisto akceptas viajn abonojn.
La 44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado La unuaj konferencanoj jam sendis siajn retaliĝilojn. Vi povas fari same pere de http://ilei.info/konferenco/alighilo2011.php, aŭ uzi la paperan aliĝilon el ĉi tiu IPR. Jen la bazaj informoj por viaj aliĝo kaj mendoj. Konferencejo La konferenco okazos en moderne ekipita teretaĝa bloko de prelegejoj en la Humanistika Fakultato de Universitato de Kopenhago. Ĝi situas je promendistanco de la kulturhistorie kaj turisme fama urboparto Christianshaven kaj estas atingebla unuveture per metroo de la flughaveno kaj de la ĉefstacidomo. Ĉiuj programeroj krom la bankedo kaj eksursoj okazos tie. En la sama konstruĵo konferencanoj havos je dispono studentan restoracion por tagmanĝi favorpreze kaj bonkvalite, kaj
IPR 10/435
— pàgina 36 del PDF —
bufedon por dumpaŭzaj trinkaĵoj. Pliajn informojn pri la konferencurbo vi trovos en la retejo de UK: www.96uk-kopenhago.dk/knap-Kongresa-Urbo.html. Programskemo La akcepto kaj loĝigo okazos dimanĉon posttagmeze, la 17-an de julio, kun la tradicia interkona vespermanĝo en la konferencejo. Solena malfermo okazos lundon antaŭtagmeze. La kleriga programo, laborkunsidoj kaj diskutgrupoj okupos lundon, mardon kaj ĵaŭdan antaŭtagmezon. Ĵaŭdon posttagmeze okazos la lingva festivalo, kaj vespere la bankedo. Vendredon okupos la simpozio, kiu daŭros sabaton antaŭtagmeze ĝis solena fermo de la konferenco. La vesperojn plenigos kultura kaj distra programo. La varia ekskursa programo, kun du tuttagaj (TT) kaj kvar duontagaj (DT) ekskursoj, estas planata ĉefe por merkredo kaj parte por vendredo – por tiuj, kiuj ne interesiĝos pri la simpozio. Tiel ni minimumigas koincidon de la turisma kun la cetera programo lasante tamen elekteblon por diversaj gustoj kaj preferoj.
Kotizoj Limdato Kategorio Membro de ILEI1 Ne membro de ILEI Junulo2 aŭ handikapulo3
31 mar 2011 A/B 50 € / 30 € 63 € / 38 € 25 € / 15 €
30 jun 2011 A/B 60 € / 36 € 75 € / 44 € 30 € / 18 €
poste A/B 70 € / 42 € 88 € / 53 € 35 € / 21 €
1
Membro estos konsiderata tiu, kiu pagos membrokotizon por la jaro 2011 Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1978. 3 Bonvolu klarigi aŭ aldoni atestilon. 2
A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Afriko, Latinameriko kaj Azio krom Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko. Aliĝkotizo por parta partopreno estas 25 € tage por ĉiuj kategorioj. Speciala rabato por fruaj aliĝintoj: Aliĝintoj en la aliĝkategorio «Membro de ILEI (1)», kiuj aliĝos kaj pagos ĝis 31 dec 2011, ĝuos rabaton de 5 EUR, respektive pagos 45 EUR (A-landanoj), aŭ 25 (B-landanoj). Kotizoj Vi povas helpi ILEI-agadon kaj nepagipovajn membrojn per mondonacoj al unu aŭ pluraj kasoj kaj fondusoj de ILEI: «Dazzini» por subteni ne-pagipovajn konferencanojn Koleghelpa kaso por membrigi ne-pagipovajn kolegojn «Flugiloj»: trejnado de junaj instruemuloj
IPR 10/436
— pàgina 37 del PDF —
«Interkulturo»: utiligado de Esperanto por interkultura edukado «Szerdahelyi»: eldonado, instruista trejnado, esplorado pri didaktiko Afrika agado: okazigo de trejnseminarioj, edukaj aranĝoj kaj evoluigo de rilatoj kun afrikaj lernejoj kaj universitatoj Loĝado Ni proponas loĝadon kun matenmanĝo en la hotelo Cabinn kaj en la studenta domo Handvarker-Skolehjemmet. La prezoj estas donitaj por unu persono / unu nokto. Hotelo CABINN METRO, Arne Jakobsens Allé 2, 2300 Copenhagen, Ĉambro Economy Room 4-lita Economy Room 3-lita Economy Room 2-lita Economy Room 1-lita Standard Room 2-lita
Prezo 39 € 48 € 54 € 78 € 58 €
Ĉambro Standard Room 1-lita Commodore Room 2-lita Commodore Room 1-lita Captain Room 2-lita Captain Room 1-lita
Prezo 85 € 69 € 98 € 75 € 112 €
Rimarko: Ni akceptos mendojn por 3-litaj kaj 4-litaj ĉambroj nur se, respektive, 3 aŭ 4 aliĝantoj samtempe mendos kaj pagos tian ĉambron kaj konsentos loĝi kune en ĝi Studenta domo Handvaerker-Skolehjemmet, Danshojvej 1-3, 2500 Valby Loko en 2-lita ĉambro 35 € 1-lita ĉambro 53 € Rimarko: Ni akceptos mendojn por loĝado en la studenta domo nur por frualiĝintoj, ĝis la 25a de decembro 2010. Post tiu dato ni devos sendi al la domo liston de loĝontaj konferencanoj kaj ne povos garantii akcepton de novaj mendoj por la studenta domo ekster tiu listo. Manĝado Matenmanĝo estas inkluzivita en la loĝprezo. Dumtage, favorkosta manĝado eblos en la studenta restoracio kun varia oferto, apud la konferencejo. Por la tempo inter la posttagmeza kaj vespera programoj, ni rekomendas gustumi la etoson kaj manĝaĵojn en promenproksimaj restoracioj de Christianshaven. Bankedo: ĵaŭdo, 21 julio 2011, 19:00 – 23:00. Restoracio Ravelinen, Torvegade 79 · 1400 Kobenhavn K, apud pitoreska lago en Christianshaven – fama urboparto kun bohemia reputacio, ekestinta komence de la 17-a jarcento enkadre de plivastigo kaj modernigo de la fortikaĵo entreprenita de Christian IV, promendistance de la konferencejo.
IPR 10/437
— pàgina 38 del PDF —
Menuo: komenca trinkaĵo (papaja-limeda koktelo), bufedo kun deko da diversaj pladoj, inkluzive de vegetaraj. Prezo: A-landoj: 55 EUR, B-landoj: 45 EUR. Ekskursoj TT1, merkredo, 09.30 – 16.30: Norda Selando (80 EUR). Estos vizititaj Kronborg (la kastelo de Ŝekspira Hamleto), Louisiana (Muzeo de Moderna Arto) kaj Kastelo Frederiksborg kun la Nacia Historia Muzeo, inkluzive de eniro en la muzeon Louisiana kun lunĉo en la Boatdomo, veturo preter la Kastelo Fredensborg (la somera rezidejo de la danaj reĝino kaj kronprinco), eniro en Frederiksborg kaj profesia ĉiĉerono kun E-interpretanto. TT2, vendredo, 09.30 – 16.30: Vikingaj tempoj kaj Roskilde (80 EUR). Roskilde estas la ĉefa eklezia urbo de Danio. La vojo al Roskilde trapasas la regionon kie homoj de la bronza kaj fera epokoj vivis antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj, kaj poste vikingoj antaŭ 1000 jaroj. La ekskurso inkluzivas enirojn en la Katedralon de Roskilde el la 12-a jarcento kun ora altaro kaj 38 tomboj de danaj reĝoj kaj reĝinoj kaj en la Vikingan Muzeon kun kvin vikingaj ŝipoj el la 11-a jarcento, kaj krozadon tra la Fjordo de Roskilde kun lunĉo sur la ŝipo Sagafjord, ĉio kun profesia ĉiĉerono kaj E-interpretanto. DT1, merkredo, 09.00 – 12.00: Buse tra Kopenhago (38 EUR) Busa rondvojaĝo ebligos konatiĝon kun diversaj trajtoj de la ĉefurbo de la plej aĝa reĝlando de la mondo. Inkluzivitaj estas Palacoj Amalienborg (oficiala vintra rezidejo de la reĝino) kun vizito al la Palaco de Christian VIII, en kies teretaĝo troviĝas apartamentoj kun originala meblaro el la tempo de la dinastio Glücksborg ekde 1983. Sekvos vizito al la Kastelo Rosenborg el la komenco de la 17-a jarcento por admiri ekspoziciojn de reĝaj kronrekvizitoj kaj de la murtapiŝoj de Rosenborg, teksitaj speciale por la bankeda salono fine de la 17-a jarcento. DT2, merkredo,13.00-14.00: Ŝipe tra la kanaloj (16 EUR) La kovritaj kanalaj boatoj veturigas tra la haveno kaj la idiliaj kanaloj de Kopenhago por vidi la Parlamenton, la rezidejon de la Reĝino, la specifan arkitekturon de la nova Reĝa biblioteko ”Nigra Diamanto”, la novan Operaon, preterpasi la Marvirineton kaj aŭskulti klarigojn de profesia ĉiĉerono kun Etradukanto pri la historio de interesaj malnovaj kaj modernaj konstruaĵoj. DT3-M, merkredo, posttagmeze: Promene tra Kopenhago (5 EUR) DT3-V, vendredo, posttagmeze: Promene tra Kopenhago (5 EUR) Danaj esperantistoj promenigos vin en malgrandaj grupoj tra la historia urbocentro kaj konatigos vin kun ĝiaj historio kaj vidindaĵoj. (daŭrigo sur p.41)
IPR 10/438
— pàgina 39 del PDF —
A l i ĝ i l o La 44-a Konferenco de ILEI Kopenhago, 17-23 julio 2011 Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado Persona nomo ______________________________ Familia nomo _______________________________ Ino Viro Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro_________________ Lando _______________ Kodo, urbo _____________________________ Loĝadreso __________________________________________________ Retadreso ___________________________ Fakso ________________ Telefono ___________________Poŝtelefono ______________________ Naskiĝdato (jjjj-mm-tt) ___________ Profesio _____________________ Mi kotizas ______ EUR kiel (elektu unu el la kotizkategorioj): membro de ILEI, ne membro, junulo, handikapulo. Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): _________________________________________________ Mi konsentas / ne konsentas (forstreku unu), ke mia adreso aperu en la listo de partoprenantoj! Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago en unu el la jenaj manieroj (indiku vian pagmanieron): EU-pago al: ILEI, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € por bankokostoj se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. El Svedio, al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El Nederlando, al konto 4676855 ĉe ING Bank N.V. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante «ILEI-konferenco 2011» El Danio, al Arne Casper, Danske Bank reg: 1551, konto 10019621. Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn. Mi bezonas / ne bezonas invitilon kiel civitano de ___________________ kun pasporton n-ro _________________ valida ĝis _________________ Loko, dato ____________________ Subskribo ____________________
IPR 10/439
— pàgina 40 del PDF —
Kontribuproponoj Rilate al la konferenca temo mi proponas jenan prelegon (bonvolu indiki se vi bezonas por via prelego iujn apartajn ilojn): _____________________________________________________________ _____________________________________________________________ Mi volas prezenti ___________________lingvon en la Lingva Festivalo. Mi proponas jenan kontribuon por la distra programo (bonvolu indiki se vi bezonas por via programero iujn apartajn ilojn): _____________________________________________________________ _____________________________________________________________ Aliaj komentoj _______________________________________________ ___________________________________________________________
Mendilo Mi mendas loĝadon kun matenmanĝo en ____-lita ĉambro en la __________________________ por _____ noktoj ekde la ____-a ĝis la ____-a de julio 2011 kontraŭ _____ EUR por unu nokto, entute pagenda sumo _______ EUR. Mi loĝos kun _______________________________ ___________________________________________________________ Mi aliĝas al la bankedo kontraŭ 55/45 EUR (elektu laŭ via lando). Mi manĝas ordinare / _____________________________________ Mi aliĝas al ekskursoj (indiku kiuj): TT1, merkredo: Kronborg, Louisiana, Frederiksborg (80 EUR). TT2, vendredo: Vikingaj tempoj kaj Roskilde (80 EUR). DT1, merkredo: Buse tra Kopenhago kun vizito al Rosenborg (38 EUR) DT2, merkredo: Ŝipe tra la kanaloj (16 EUR) DT3-M, merkredo: Promene tra Kopenhago (5 EUR) DT3-V, vendredo: Promene tra Kopenhago (5 EUR) Mi legis, komprenas kaj akceptas la enhavon kaj kondiĉojn de la servoj kiujn mi mendis. La tutan sumon de ______ EUR por la mendoj mi pagis / pagos sammaniere kiel la kotizon, laŭ la indikoj en mia aliĝilo. Loko, dato ____________________ Subskribo ____________________
IPR 10/440
— pàgina 41 del PDF —
Aliĝoj kaj mendoj Prefere kaj laŭeble bonvolu uzi la retan aliĝilon kun mendilo: http://ilei.info/konferenco/alighilo2011.php Se vi tamen volas uzi la paperan aliĝilon, bonvolu sendi ĝin al la estrarano pri konferencoj:
Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 Ĉaĉak, Serbio
Nia konferenco en Matanzas malfermis multajn eblojn. Ni membrigis en la Ligo ĉiun kuban partopreninton kaj preleginton, same kiel plurajn seminarianojn el diversaj latin-amerikaj landoj. Ni volas ke tiu konekto ne estu rompita fine de la jaro, sed pluiru ankaŭ tra 2011. Por permesi tion, nia Koleghelpa Kaso bezonas pli da rimedoj. Via donaco helpos al ni firmigi la tutmondecon de nia Ligo. La kolofono indikas la vojon donaci. Verkante viajn novjarajn rezoluciojn, pensu pri la Koleghelpa Kaso! Antaŭdankon!
Informoj pri ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Mireille Grosjean (prezidanto), Mónika Molnár (vicprez.), Reza Torabi (sekretario), Karine Arakelian, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu Elekta: Aurora Bute (gvid.), Tieko Isikawa, Ana Montesinos de Gomis Kontrola: Ulla Luin, Simon Smits, Rudi Koot Lerneja: Julián Hernández (gvid.), Carola Antskog, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Tieko Isikawa, Marija Jerković, Luigia Madella, Jacqueline Poux, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi Regulara: Marija Beloŝeviĉ, Rob Moerbeek, Atilio Orellana Rojas (Estrare: Stefan MacGill) Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny (Estrare: Radojica Petrović) Universitata: Duncan Charters (gvid.), Aida Čižikait÷, Renato Corsetti, Ilona Koutny, Radojica Petrović, Kristin Tytgat
Kunlaborantaj institucioj EEU: Eŭropa Esperanto-Unio. Komisiito pri instruado kaj rilatoj kun ILEI: Carola Antskog, Brokärrvägen 89, FI-25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi. E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: +421 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net – funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net.
IPR 10/441
— pàgina 42 del PDF —
ICH (Interkultura Centro Herzberg): DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6, 0049-55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Stefan MacGill. TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Radojica Petrović. Observanto de TEJO ĉe ILEI: Gregor Hinker. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.uea.org. Observanto kaj Akomitatano de ILEI ĉe UEA: Stefan MacGill.. Observanto de UEA ĉe ILEI: Claude Nourmont. UN (Unuiĝintaj Nacioj): komisiito ĉe ILEI: Rob Moerbeek. UNESKO (en neformalaj rilatoj): Reprezentantoj de ILEI: François Lo Jacomo, 72, quai de la Loire, FR-75019 Paris, francois.lojacomo@wanadoo.fr; Monique Arnaud, Ecole Chemin de l’Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@aliceadsl.fr; JeanPierre Boulet, 17 Av. de la Dordogne, FR-63800 Cournon d’Auvergne, tel.: (+33) 4 73 84 90 60.
Membreco kaj pagado por aliaj servoj Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (laŭ UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas donacoj al la fondaĵoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrigojn kaj donacojn; simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>. La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto ĉe UEA aŭ al la sveda konto: * Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo). * Pagoj al konto de ILEI ĉe UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj ilek-a (ĝenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo). * Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank. El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo SWEDSESS. Aldonu 6 eŭrojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Eŭropa Unio. * Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180 EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paĝoj. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Hejmpaĝo de ILEI: http://www.ilei.info.
Redakciaj informoj Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIĘBA, Graaf de Fiennesln 54, BE2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NÉMETH József, HU-8531 IHÁSZ, Fı u. 41/5, <jozefo.nemeth@gmail.com>, http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, <r.moerbeek@wanadoo.nl>.
La nunan numeron ni sendis al la presejo 3 decembro 2010, redaktofino por la sekva numero 15 januaro 2011.
IPR 10/442
— pàgina 43 del PDF —
Projekto Mondo-Rondo en Afriko (p.16)
TORPEDO-6 en Germanio (p.32, 34.) IPR 10/443
Llegir en:
